Resumo de oktobro VEG 2026

La kursoj jam funkcias, la stipendio de UNED por la tuta Hispanio, VEG-roboto en Delta Chat, la raporto de Las Provincias, la artikoloj en Vikipedio kaj ĉio nova en la retejo.

Resumo de tio, kion Valencia Esperanto-Grupo faris en oktobro 2026, kun la ligiloj. Ĉe la fino vi trovos la liston de ĉio nova en la retejo.

La kursoj jam funkcias

  • Tri senpagaj retaj kursoj kun Dennis Keefe, ĉiun mardon per Zoom ekde la 6-a de oktobro. Jam aliĝis 27 personoj: 16 al la kurso BEK, 13 al Esperanto 12 kaj 7 al Winnie-la-Pu (8 personoj sekvas pli ol unu kurson). Al la kvar lecionoj de oktobro venis 24 malsamaj personoj: averaĝe 8 al Esperanto 12, 6 al BEK kaj 6 al Winnie-la-Pu. La kursoj jam komenciĝis, sed vi ankoraŭ povas aliĝi: la aliĝilo. Ĉiuj informoj troviĝas en la paĝo pri la retaj kursoj.
  • La tri kursoj jam aperas en la Kursejo de edukado.net, la monda listo de Esperanto-kursoj.
  • Lecionoj en Xest (Cheste), ĉiun mardon, de 17.00 ĝis 18.30, senpage.
  • Esperanto-kurso de UNED: jam 5 personoj havas nian stipendion. UNED plilongigis la enskribiĝon ĝis la 4-a de novembro, kaj la stipendio nun validas por la tuta Hispanio: por tiuj, kiuj loĝas en la Valencia Komunumo, en ajna aĝo; en la cetera Hispanio, por tiuj, kiuj havos 30 jarojn aŭ malpli je la 4-a de novembro. La kurso komenciĝos la 3-an de novembro, kaj ankoraŭ restas stipendioj, disdonataj laŭ la ordo de aliĝo: pli pri la stipendioj por studi Esperanton ĉe UNED.
  • Kafo-Kunveno, la kafumado en Esperanto, revenis ekde la 7-a de oktobro: ĉiun merkredon, de 11.00 ĝis 13.00, en la hotelo UP ĉe la stacidomo Estació del Nord.
  • Winnie-the-Pooh fariĝis centjara, kaj ni festis tion la 15-an de oktobro kun la kurso Winnie-la-Pu.
  • La 18-an de oktobro okazis kvizo pri Reinhard Selten per Zoom.
  • Ni preparis prezenton por unuhoraj Esperanto-laborrondoj. Se vi ŝatus, ke ni okazigu tian en via centro, asocio aŭ kolektivo, skribu al ni.

Por lerni memstare

La retejo

VEG-roboto kaj Telegramo

  • La roboto nun nomiĝas VEG-roboto kaj havas novan desegnaĵon.
  • Ĝi avizas en la grupo de kongreso kvin minutojn antaŭ ĉiu aranĝo, ie ajn en la mondo: kiel uzi ĝin.
  • /kontakto nun estas menuo kun unu butono por ĉiu kanalo, inkluzive de Delta Chat kaj Pixelfed.
  • Kiam la programo de kongreso estas PDF aŭ foto, la roboto donas al vi tekston por glui en AI-on, kiu transformas ĝin en formaton kompreneblan por la roboto.
  • VEG-roboto troviĝas ankaŭ en Delta Chat, la libera mesaĝilo, kun la samaj komandoj private: Delta Chat klarigita.
  • La matenaj novaĵoj ne plu alvenas private: ili estas en la kanalo @GazetejoHispanio, kiu ekde la 2-a de oktobro publikigas ankaŭ tiujn de la Federacio kaj de la kataluna asocio. Per /novajxoj la roboto donas al vi la kvin lastajn.

Sociaj retoj kaj komunumo

  • Afiŝoj en Instagram, Mastodon kaj Pixelfed dum la tuta monato: la Tago de Agado, la lastaj sekundoj de Polskie Radio, la komenco de la kursoj, la kafumado, la 9-a de Oktobro, Winnie-the-Pooh, la ludo «Kiu lingvo ĝi estas?», la stipendio de UNED kaj la promeso de la Unua Libro.
  • En Mastodon jam 47 personoj sekvas nin, kaj la plej diskonigita afiŝo de la monato estis tiu pri la raporto de Las Provincias.
  • La Delta Chat-grupo de la tuta Hispanio nun troviĝas en la paĝo Kontakto.
  • Ni forlasas Discord, ĉar ni ne uzis ĝin. Se vi volas liberan alternativon, ekzistas Stoat, kie troviĝas malgranda Esperanto-komunumo: Stoat klarigita.

Gazetaro kaj diskonigo

  • Las Provincias publikigis la 19-an de oktobro rete «Herederos del doctor Zamenhof», raporton pri Esperanto en Valencio: ni rakontas pli. La 25-an de oktobro la ĵurnalo aperigis ĝin ankaŭ surpapere, kun la titolo «Los guardianes del esperanto, herederos de una utopía»: la plena teksto, tradukita.
  • Ni tradukas en Esperanton artikolojn pri Valencio el la katalunlingva kaj la hispanlingva Vikipedioj, por Vikipedio. Ĉe la fino vi trovos tiujn, kiuj jam aperis.
  • Hispana Esperanto-Federacio diskonigis la afiŝon de la kursoj.
  • Ĝenerala afiŝo de la retaj kursoj, en formato A4, por presi kaj afiŝi. Ĝi estas por homoj, kiuj ankoraŭ ne scias Esperanton, do ĝi estas en la valencia kaj en la hispana: valencilingve kolora aŭ nigrablanka, hispanlingve kolora aŭ nigrablanka. Ĝi estas ankaŭ en la paĝo de la retaj kursoj.
  • Retmesaĝo al naŭ kongresaj organizoj por prezenti al ili VEG-roboton.

Kristnaska loterio

  • Ni daŭre vendas partoprenilojn de la kristnaska loterio de la asocio. Se vi volas kelkajn por vi mem aŭ por vendi ilin, skribu al ni.

La artikoloj en Vikipedio

(La 1-an de novembro 2026, 9 el la 39 jam estas en Vikipedio.)

Ĉio nova en la retejo

Komputiko (10)

Historio (7)

Libera programaro (8)

Lingvo (8)

Esperantismo (4)

Kulturo (3)

Scienco (2)

Por asocioj (2)

En la amaskomunikiloj (1)

Asocio (1)

Novaj paĝoj (26)