La tuta teksto de la 18 numeroj de Internacia Pedagogia Revuo inter 1983 kaj 1988. IPR estas la revuo de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kaj aperas ekde 1908. La kolekto, ĝis 2025, estas dividita en 17 partojn. Por serĉi artikolon, aŭtoron aŭ temon, komencu per la indekso de IPR, kiu donas pri ĉiu teksto la aŭtoron, la paĝon kaj, ekde 1980, resumon.
De kie ĝi venas
La numeroj estas tiuj de la malfermita arkivo de ILEI, en PDF en ĝia Google Drive. Ĉe ĉiu numero estas ligilo al ĝia PDF, kiu estas la vera dokumento.
Kiel ĝi estas farita
La teksto estas aŭtomata kaj ne reviziita. El la numeroj, kiuj portas la tekston en la PDF mem — preskaŭ ĉiuj ciferecaj —, oni kopiis tiun tekston. La skanitaj portis tekston sen eĉ unu ĉapelita litero, kaj ili estis relegitaj per optika signorekono (OCR): tial la malnovaj numeroj havas legoerarojn, precipe en tabeloj, adreslistoj kaj dukolumnaj paĝoj. La teksto aperas en la originala lingvo, sen korektoj, kaj sen la fotoj kaj desegnaĵoj. La markoj «— paĝo N de la PDF —» montras, kie komenciĝas ĉiu paĝo de la PDF, kiu ne ĉiam estas la presita paĝo. Por citi ion el ĉi tie, komparu kun la PDF.
La rajtoj apartenas al ILEI kaj al la aŭtoroj. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĉi tiun tekston, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.
La partoj
- 1908-1927
- 1928-1930
- 1931-1934
- 1935-1956
- 1957-1974
- 1975-1982
- 1983-1988
- 1989-1991
- 1992-1994
- 1995-1998
- 1999-2002
- 2003-2006
- 2007-2010
- 2011-2014
- 2015-2018
- 2019-2022
- 2023-2025
La numeroj
IPR 1983/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
IPR
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
ILEI
Jarkolekto 13 : N-ro 1, 1983
— paĝo 2 de la PDF —
Internacia Pedagogia Revuo -— n-ro 1, 1983
Presado: Offset Massarosa, Tel. (0584) 93.090
ENHAVO
Letero de la redaktoro al la legantoj de IPR
El la „Tra la mondo” de Paul Bennemann, Leipzig 1921.
Skribludoj, la „Ludo de l” 15, malfacila transkonduko, ankoraŭ tri ludoj por gajaj kunuloj, diversaĵoj, dancludo. El „Informilo” 1982 de Bulgara Esperanto Asocio
Rezultoj de la laborgrupo de la ILEI-Konferenco, 111 konsiloj
Amerika Asocio — Bulteno, Januaro 1982
El „Norvega Esperantisto” N-ro 6, 1982
Ellnor Stern: Rajdado kun blinduloj kaj malfortvidantoj
L. Kordylewski: Spertoj pri universitata lektorato de Esperanto
El Koreujo
Germana Esperanto-Instituo / La ekzamena fako raportas
Letero de la redaktoro al la legantoj de IPR
Estimataj gekolegoj,
ni nun estas je la komenco de la jarkolekto n-ro 13. Malgraŭ de sufiĉe oftaj kaj malagrablaj obstakloj IPR sukcesis trifoje jare aperi. Tio estas 36 unuopaj kajeroj kun multaj kontribuoj internaciaj.
Inter diversaj zorgoj la ĉefe premantaj estas
— havigi ĉiam la skriban materialon,
— aperigi ĝin pli ritme kaj
— konstante batali — kaj preskaŭ vane — kontraŭ nekredeblaj eraroj en IPR- kompostaĵoj faritaj en Edistudio.
La unu sola avantaĝo: la relative favoraj kostoj!
Nun kelkaj vortoj pri IPR/1/1983.
Por tiu ĉi numero mi ricevis nur du rektajn kontribuojn. Unu antaŭ pli longa tempo. Ili estas tiu de Stern kaj tiu de Kordylewski, kiu estas respondanta al Golden: „Normoj kaj celoj de la universitata instruado de Esperanto” en IPR/1/1980.
Stern en „Rajdado kun blinduloj kaj malfortvidantoj” okupiĝas pri interesa aspekto de pedagogio. Rajdado kiel terapio por handikaptitaj gelernantoj ĝis nun ne estis temo pritraktita en Esperanto. Ĉu ankaŭ vi jam kolektis spertojn rilate la temon?
Ĉiuj aliaj enhavaĵoj estas el pluraj fontoj.
La diversajn ludaĵojn mi trovis en tre malnova internacia legolibro de Paul Bennemann el la jaro 1921. Eble vi konas la verkon „Tra la mondo”. Prezentu ilin al viaj infanoj kaj serenigu per ili viajn studhorojn!
Alia liveranto” estas la Lerneja Informilo de la Bulgara Esperanto-Asocio. Mi elektis raportitan rezulton de la laborgrupo formiĝinta dum la 16a konferenco de ILEI. Ĝi pritraktis varbformojn celantaj infanojn, gepatrojn, gekolegojn kaj politikistojn. Raportis Marin Bacev.
Krome vi povos studi 111 konsilojn por fremdlingva instruado.
El Bultenoj 1982 de la lerneja sekcio en Nord-Ameriko mi prezentas al vi pensin-
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 1
— paĝo 3 de la PDF —
dajn spertojn faritajn en trerndlingva medio.
En „Norvega Esperanusto”, n-ro 6, 1982 rni uzis el la „Raporto pri la kunveno de la konsilantaro la parton „Edukado”. Ĉiu havas siajn pensojn, spertojn, ideojn kaj proponojn. Kial ili ne skribas por ni ĉiuj en IPR, aŭ kial oni ne venas al niaj konferencoj?
Nia sekcio eu Koreujo intormas en „La espero” pri planita laboro.
La konkludo: IPR prezentas sin en n-ro 1/1983 el pluraj fontoj kaj pravigas per tio sian NOON.
Tamen — tiamamere IPR perdos sian ideon kaj fine sian propran vivon se ĝi kolektas el fremdaj bultenoj, intorriloj kaj libroj — ĝi malleviĝus al ĥirnero de si mem!
Tian kriplan estaĵon ni pli bone ruortigu kaj la redaktoro ne faru sin maniulo!
Ĝi bezonas freŝan, propran sangon, rektan konstante fluantan rnaterialon el ĉiuj de niaj sekcioj.
Mi deziras tari tiurilate mian alvokan kaj urĝan proponon. IPR bezonas konstantajn kunlaborantojn aŭ raporiantojn el la tereno de ILEI:
Aŭstralujo, Belgujo, Brazilo, Britujo, Bulgarujo, Danujo, Finnujo, Francujo, Germanujo, Grekujo, Hispanujo, Irano, Islando, Israelo, Italujo, Japanujo, Jugoslavujo, Kolombio, Lukseriburgo, Malto, Nederlando, Nordameriko, Norvegujo, Nov- Zelando, Polujo, Portugalujo, Saminarino, Sovetujo, Sud-Afriko, Svedujo, Venezuelo;
Turnante riun al tiuj gekolegoj, kiuj deziros helpi, rni petas bonvolu skribi al mi. Vi ja konas viajn homojn, scias, kiuj povus skribi aŭ traduki; observu la pedagogian vivon en via laudo kaj raportu!
Volonte rai publikigos vian nomon en IPR kiel sekcian raportanton.
Jarn de tiu komunika trafiko de riĉa materialo dependas la regula apero de IPR. Se viaj poŝoj estas malpienaj vi povas aĉeti nenion. Sen materialo ankaŭ ne IPR!
La iaborirado por IPR estis ĝis nun jena:
Post kiarn la materialo redakte pretiĝis (tio postulas unu semajnon da ternpo) ĝi estis registrite sendita al Edistudio en Pizo.
Mi nun atendadis la kompostaĵon. Longe!
Tuj post ricevo de ĝi koienciĝis la torturo por rni kaj almenaŭ du kunlaborantoj.
Tiom multe da preseraroj en la provaĵo, ne imageblaj, kvazaŭe enverŝita per sitelo plena de puloj. Kaj kvalitaj eraroj! Ni sidis dum tagoj.
Post kelke da tagoj la redaktoro resendis la korektitan tekston petante de Edistudio montri la relaboritan presprovaĵon.
Sed alia provaĵo, novaj eraroj! Denova korektado. Sed finfine mi havis novan IPR- on. Malferinante ĝin, mi jara vidis la unuajn erarojn.
IPR ekiras siau vojon el ltalio registrite, en forajn landojn eĉ aerpoŝte. Ĝi submetiĝas al dekoj da poŝtaj sistemoj. Kaj efektive ĝi preskaŭ en la plimulto atingos la sekciojn. Kaj kompreneble ili tuj disdonos?
Aliflanke, se la legantoj tro longe atendos, bonvolu tuj informi rnin!
Por kroni niajn klopodojn esence plibonigi la situacion de IPR, ni trovu taŭgan kompostejon, kiu kvalite laboras, koraprenas kaj regas plenmetie Esperanton kaj ne kaŭzu tro altajn kostojn.
2— 1983 — IPR-internacia Pedagogia Revuo
Mi sondas je ĉiuj flankoj, eble la nuna numero jam estas kompostita aliloke. Kun koraj salutoj
Y
l y mV AN ene
aperos piro hriboj irmaj
mo nero Lo
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983—3
— paĝo 4 de la PDF —
El la „Tra la mondo” de Paul Bennemann
Skribladoj.
1. La ludantoj sidas ĉirkaŭ la tablo. Ĉiu havas antaŭ si kelkajn blankajn paperfoliojn kaj krajonon. La gvidanto skribas sur paperetojn po literon de la alfabeto de A ĝis Z. La paperetoj estas faldataj tiel, ke oni ne povas legi la literojn, kaj metataj sur telereton starantan meze de la tablo. Poste la gvidanto ordonas, ke tiu aŭ tiu el la rondo prenu unu el la paperetoj kaj donu ĝin al li. Li malfaldas ĝin kaj legas la literon sur ĝi skribitan. Ĉiu ludanto nun devas skribi sur sian paperon plejeble multajn vortojn, kiuj komenciĝas per tiu ĉi litero. Post kvin minutoj (la gvidanto kontrolas laŭ la horloĝo) la skribado estas haltigata. Nun ĉiu denombras la vortojn, kiujn li trovis; kiu havas la plej multajn, estas venkinto. La duan venkinton Oni destinas jene: Ĉiu ludanto legas siajn vortojn. Kiam li eldiras vorton, kiun ankaŭ alia skribis, ili ambaŭ devas forstreki la vorton. Postkiam ĉiuj estas legintaj, la dua venkinto estas tiu, sur kies papero nun restis la plej multaj vortoj. —Sekve prudenta ludanto skribos precipe tiujn vortojn, kiuj estas maloftaj kaj eble nekonataj de la aliaj.
Oni povas ankaŭ malfaciligi la ludon, se oni fiksas nur3 minutojn por la skribado; aŭ oni destinas, ke estas permesitaj nur vortoj, kiuj havas 2, 3 aŭ 4 silabojn aŭ kiuj signifas beston aŭ planton aŭ senvivan objekton ktp.
2. La gvidanto ordonas: „Ŝanĝu „rozon’ en „violon’, aliigante aŭ aligante aŭ forlasante ĉiufoje nur unu literon!” La solvo estas ekzemple: rozo — rolo — volo — violo. Alia ekzemplo: „Ŝanĝu „beston’ en „homon’!” Solvo: Besto — beto — bero — kero— koro — horo — homo. Tiaj ŝanĝoj ne estas tro malfacilaj, se oni scias sufiĉe da vortoj. venkinto estas, kiu bezonis la plej malmultajn intervortojn. — Estas necese, ke la gvidanto antaŭe mem konvinkiĝu, ke la tasko estas solvebla.
3. „Perdita — trovita.” — Ĉiu kunludanto ricevas paperon, sur kiun li devas skribi la respondojn laŭ jenaj demandoj: 1) Kiu perdis? 2) Kion li perdis? 3) Kie la objekto perdiĝis? 4) Kiun longon ĝi havis? 5) Kiun larĝon? 6) Kiajn kromajn karakterizajn ecojn? 7) Kie ĝi estas redonota? 8) Kiun dankon ricevos la trovinto? Sed la ludantoj ne skribas ĉiujn respondojn sur sian propran papereton; sed skribinte la unuan respondon ĉe la supran randon, oni faldas la randon tiel, ke la skribaĵo ne plu estas legebla. Poste oni
4— 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
transdonas la papereton al la maldekstra najbaro kaj prenis la folion (ankaŭ falditan) de la dekstra. Tiamaniere la posta skribanto ne scias, kion skribis la antaŭaj, kaj la respondoj tute ne harmonias laŭ la senco. Sed ĝuste tio estas la ĉarmo de tiu ĉi tre amuza ludo. Kiam la demandoj estas responditaj, la paperetoj estas faldataj ĝis la malsupra rando kaj metataj en la mezon de la tablo. Poste la ludantoj unu post la alia elprenas el la amaso unu papereton kaj laŭtlegas, kio estas skribita sur ĝi. Se la ludantoj skribis plejeble ŝercajn respondojn, la teksto estas treege komika ekz.: „Mia frato Henriko (1) perdis sian nazon (2) en la bankuvo (3). Ĝi estas tri mejlojn longa (4) kaj larĝa kiel nia tablo (5). Ĝia dekstra angulo estas forrompita (6). La trovinto redonu ĝin al nia patrino (7) kaj ricevos kison. (8).”
La „Ludo de l’ 15”
En la jaro 1878 surdmuta amerikano eltrovis ludon, kiu havis sukceson, kiel preskaŭ neniu alia antaŭe aŭ poste. El la angle parolantaj landoj, kie oni nomis ĝin „Fifteenth Puzzle”, ĝi venis al Germanujo („Boss-Puzzle”) kaj Francujo („Jeu du taquin”). Oni legas, ke tiutempe eĉ en la tramoj la veturantoj kunhavis kaj uzis la ludon, kaj ke kontorĉefoj devis pendigi afiŝojn kun la ordono, ke dum la laborhoroj la ludado per la „Puzzle” estas plej severe malpermesita.
Ĉiu povas mem prepari por si tiun ĉi interesan ludilon. Oni prenu 15 kartondiskojn kun diametro de 18 mm kaj skribu sur ilin la numerojn 1 ĝis 15. Poste oni desegnu sur kartonfolion kvadraton 8 cm longan kaj altan kaj dividu ĝin per vertikalaj kaj horizontalaj linioj en 16 kvadratetojn. Sur tiujn ĉi oni metu la diskojn laŭ tute hazarda ordo (ekz. kiel sur la unua bildo) tiel, ke la kvadrato dekstre malsupra restas malplena) kaj nun ŝovu la diskojn de unu kvartalo al najbara (se ĝi estas neokupita), ĝis la natura ordo laŭ la dua bildo estos atingita.
3)]91 6115 : l 213314 1 2 3 1215 [BIS 516017])|3 4 5 6 7 21410] i 9 [IOl 12 8 9y[iii 7)li)h4 314 [15 1I13414 15
Al provemuloj mi volas malkaŝi, ke ne ĉiam la tasko estas solvebla. Sed en tia okazo
(kiam la normala pozicio ne estas atingebla), oni povas ĉiam atingi la grupigon de figuro 3.
Malfacila transkonduko.
Riĉa bienposedanto havas stalon kun 7 fakoj. En la tri maldekstraj fakoj staras po
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983— 5
— paĝo 5 de la PDF —
unu blanka ĉevalo; en la tri dekstraj fakoj staras po unu nigra ĉevalo, la meza fako estas neokupita.
Nun la nigraj kaj blankaj ĉevaloj devas ŝanĝi siajn lokojn tiel, ke la blankaj estas kondukataj dekstren, la nigaj maldekstren, sed ĉiam nur en la apudan aŭ la duan fakon, se ĝi estas neokupita. Estas ankaŭ malpermesite, konduki iun ĉevalon returnen.
o|oj|o e|ejo
a b c LI E t g
Ankoraŭ tri ludoj por gajaj kunuloj.
La aranĝanto de la ludo montras al la societo malgrandan objekton, ekz. ringon. Poste ĉiuj personoj forlasas la ĉambron, escepte de la aranĝanto. Tiu metas la objekton en iu kaŝitan lokon, kie ĝi tamen povas esti vidata, sen ke oni bezonas forpreni aŭ malfermi ion (sekve ne en fermitan keston, sub vazon ktp.). Poste la societo re-envenas kaj serĉas la objekton. Kiu ĝin vidis, ne tuŝas aŭ forprenas ĝin, sed ŝajne serĉas ankoraŭ alialoke, por ne atingi la aliajn serĉantojn, kaj fine eksidas sur seĝon dirante: „Mi vidas ĝin!” samtempe li donas al la aranĝanto papereton, sur kiun li skribis la lokon, kie li vidis la kaŝitan objekton. — Kiu serĉas plej longe, poste devas denove kaŝi la objekton.
2. Diveno de urbnomoj.
La komencanto imagas la nomon de iu urbo kaj eldiras ĝian komencan literon. La sekvanta provas diveni la nomon kaj eldiras la duan literon. La tria ludanto aldonas la trian literon, ĝis la nomo estas kompleta. Plejofte la fine trovita nomo estas tute alia ol tiu, kiun imagis la komencanto. Ekzemple la unua ludanto diras: L, kaj pensas al London. La dua aldonas: i (Lisboa), la tria: m (Limoges), la kvara a, kaj la nomo Lima (kie ĝi kuŝas) estas kompleta. — Anstataŭ urbonomoj oni povas ankaŭ sammaniere diveni la nomojn de famaj viroj, de plantoj, bestoj, ktp.
3. La malpermesita sepo.
La ludantoj sidas ĉirkaŭ la tablo kaj rapide diras laŭvice la nombrojn tiel, ke ĉiu eldiras nur unu nombron. Kiu trafas nombron, kiu enhavas la sepon (7, 17,27,70-79 ktp.) aŭ kiu estas dividebla per 7 (14, 21 ktp.), devas diri anstataŭ la nombron la vorteton „brrr!” Kiu eraras aŭ tro longe pripensas, devas doni malgrandan punon.
6— 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Li ne povas ekstari
Vetu kun via amiko, ke vi povos lin sidigi sur seĝon tiamaniere, ke li ne kapablos ekstari. Verŝajne li ne kredos tion. Tiam sidigu lin sur la seĝon kaj ordonu, ke li metu la manojn sur siajn genuojn kaj nepre lasu ilin tie. Poste tiru liajn piedojn iom antaŭen
‘ tiel, ke ili staras unu apud la alia eble 20 centimetrojn antaŭ la piedoj de l’ seĝo. Tiam ! via amiko ne povos ekstari.
Sur telero kuŝas 5 ovoj. Kiamaniere 5 personoj povos dividi ilin inter si tiel, ke ĉiu persono ricevos unu ovon kaj unu restos sur la telero?
(Unu persono prenu la teleron kun la ovo.)
Knabo havas 4 paperetojn, sur kiuj staras la ciferoj 2, 5, 8, 9. Kiom da nombroj li povas formi el ili?
(Dudekkvar. Kiuj ili estas?)
Forprenu! | | | Poste forprenu 3 alumetojn El 15 alumetoj formu sur la A A tiel, ke restas nur 3 kvadratoj. tablo jenan figuron: | | |
Sur arbo sidas 7 kornikoj. Mi prenas pafilon kaj pafas unu. Kiom restas sidantaj? (Neniu; ĉar la aliaj forflugos.)
Knabino kondukas siajn anserojn al la paŝtejo. Unu ansero marŝas antaŭ du, unu inter du kaj unu post du. Kiu estas la nombro de la anseroj?
(Tri; ĉar ili marŝas unu post la alia.)
Dancludo
plej bone danceblaj sub blua ĉielo sur verda herbejo!
I Foriru, foriru, mi ne amas vin! Alvenu, alvenu, ho korbelulin’! Rudirallalala, mi havas kunulon, li ŝatas nur min!
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 —7
— paĝo 6 de la PDF —
a) Nerapide. OS” ofro si, sesan a… m~ iu UA PP DPE hI I bli | ob For-i – ru, for- i – ru, mi ne a- mas vin! Al-ve- nu, al- 9- b-a rit. o, 8) atempo ] J N | — == 1 ph ——[—N E pol qi , 7? hb Tri Toko v
ve-nu, ho kor-be- lu-lin’! Ru-di-ral-la -la -la, ru – did [] I ] LOJ —a— 1 ———IVo a: = – —
ral-la -la – la, mi ha-vas kun-ul-on, li ŝa -tas nur min!
Junuloj kaj junulinoj staras pare en cirklo (fig. 1). Ĉe „a” ili deturnas sin unu de la alia, la junuloj irante al la centro de l’ cirklo, la junulinoj eksteren. Per piedfrapoj, mienoj kaj mangestoj ili esprimas malŝaton. Ĉe „vin” la pozicioj estas kiel fig. 2. Ĉe „b” ili sin turnas, kaj la junuloj rigardas al la knabino, kiu estas la sekvanta post la ĝisnuna danckunulino. Ili logas per la fingro kaj gaja mieno, la knabinoj hezitas: poste ambaŭ ridetante paŝas unu al la alia kaj kaptas ambaŭ manojn. La cirklo staras ree kiel ĉe fig. 1. De „c” ĝis „d” oni dancas malrapidan valson kaj finas per longa, profunda reverenco ĉe la vortoj: „Mi havas kunulon — —.” Estas plej bone, se nombro de nedancantoj staras apude kaj kunkantas.
laj pam, Ĉ | VP LU TA DZ f ? na Cc ul = Si e, AE e JN ? Cc . Hg.l Fi£?
8— 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Rezultoj de la laborgrupo de la 16a ILEI-Konferenco El „Informilo” 1982 de Bulgara Esperanto Asocio
la temo — Informado al infanoj.
Oni prezentu bildon de Zamenhof kaj rakontu per simplaj vortoj pri lia infaneco. Oni rakontu pri ebleco de eksterlandaj vojaĝoj pere de Esperanto, lingvo por ĉiuj popoloj. Oni komparu la malfacilecon de sia (alia) nacia lingvo por montri la facilecon de Esperanto. Oni parolu pri amikoj en alilando, pri kolektado de diversaj objektoj. Oni montru Esperanto-korespondaĵojn de aliaj Esperanto-lernantoj. Oni montru interesan objekton de alilandaj esperantistoj (bumerango, mineraloj, pupoj ktp.). Oni faru ekspozicion de infandesegnaĵoj de alilandaj Esperanto-lernantoj kaj poste disponigu ĝin al Unesko. Oni prezentu denaskan Esperanto-infanon aŭ malnovan Esperanto-lernanton, kiu parolu pri Esperanto.
2a temo — Informado al gepatroj (geavoj)
Oni kunvoku la gepatrojn en la lernejon por informi ilin pri la utilo de Esperanto. Oni uzu laŭeble radioreton aŭ televidon tiucele, kien la interesitoj sendu siajn adresojn; krome oni povas organizi konkurson je temo pri Esperanto kun premioj. Oni invitu gepatrojn viziti alilandan Esperanto-aranĝon por konvinkiĝi pri la utilo de Esperanto. Oni sendu okaze de la naskiĝtago de Zamenhof Esperanto-lernantojn transdoni bukedon de floroj al ĉiu familio loĝanta en stratoj ESPERANTO kaj ZAMENHOF; krome oni metu florkronon sur ties ŝildoj. Oni vizitu aliurban lernejon kaj parolu al gepatroj pri Esperanto. Oni atentigu la gepatrojn, ke post la lernado de Esperanto la lernantoj pli facile studos alian nacian/fremdan lingvon. Oni donacu al (kelkaj) gepatroj librojn de nacia literaturo tradukitajn en Esperanton, same al lernejestroj. Oni parolu pri Esperanto ankaŭ al la membroj de la Gepatra Komitato en la lernejoj.
3a temo — Informado al gekolegoj
Oni sendu bildkartojn al siaj gekolegoj el alilanda partopreno de Esperanto-aranĝo
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 —9
— paĝo 7 de la PDF —
(kun multaj subskriboj = MB). Oni interesigu la gekolegojn pri ilia fako aŭ hobio per libroj en Esperanto. Oni interesigu gekolegojn pri ebleco de alilandaj kontaktoj kun
samfakuloj. Oni parolu nur Esperantlingve eĉ pri profesiaj ĉiutagaj aferoj antaŭ siaj gekolegoj, se estas alia esperantisto.
: 4a temo — Informado al politikistoj
I Oni serĉu esperantistojn aŭ amikojn de Esperanto inter parlamentanoj kaj instigu ilin pri laboro por Esperanto; same agu kun aliaj gravaj politikistoj aŭ aŭtoritatuloj. Oni ĉiam invitu politikistojn/aŭtoritatulojn al Esperanto-kunvenoj, aranĝoj k.a. Oni elektu similan gravulon kiel honoran prezidanton de Esperanto-societo ktp. Qui prezentu dokumentojn por Esperanto al Ministerio de Klerigo/Edukado aŭ al aliaj instancoj. Oni kunlaboru kun aliaj publikaj organizaĵoj sur la bazo de amikeco kaj paco.
5a temo — Kion post la Esperanto-kurso
) Oni nepre korespondigu la lernantojn kun alilandaj samaĝuloj. Oni organizu por pli aĝaj Esperanto-lernantoj diskotekon aŭ similan amuzan aranĝon en Esperanto. Oni organizu ekskursojn enlandajn aŭ eksterlandajn. Oni organizu Skoltajn Grupojn por amikeco kun alilandaj similaj grupoj. Oni prezentu peton al Regiona aŭ Distrikta estraro por ricevi financan helpon por sia Esperanto-agado (partopreno de junuloj en enlanda aŭ eksterlanda Esperanto-aranĝo kaj por premiigo de la plej kapablaj Esperanto-lernantoj).
Por la Laborgrupo: Marin BACEV
10 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
iS
Konsiloj el metodiko de fremdlingva instruado
10. ida 12. 13. 14. 15. 16.
1. 18.
19. 20.
24.
de Ana llieva
De la viva kontemplado al la abstrakta pensado kaj de la abstrakta pensado al la praktiko mem. ;
La nova materialo estu ĉiam bazita sur malnova scio.
Ju pli riĉa estas la sistemo de asociadoj ligitaj kun certa vorto, des pli forta estas la ĉeno de nervaj ligoj provizoraj.
Oni laboru nepre per objektoj, bildoj, pentraĵoj, desegnaĵoj k.s.
Vortojn ligitajn per bildoj oni pli facile alproprigas.
. En la gepatra lingvo Vorto kaj Objekto estas senpere ligitaj — oni devas marŝi laŭ la
sama vojo: demonstro kaj elparolo. La bildo malhelpas al la penso reveni al la gepatra lingvo.
. La elmontro stimulas sentradukan komprenon, kreante kondiĉojn por pli rapida
alproprigo de la fremda lingvo.
. La percepto de la objekto estas pli vigla, pli klara, pli konkreta ol la imago pri ĝi. La reprodukto de la vorto ĉe senpera observo de la objekto estas pli facila.
Ĉe demonstro de objekto aŭ bildo la fremda vorto ligiĝas senpere kun ĝi.
Rekta metodo – senpera ligo de la vorto kaj nocio sen gepatra lingvo.
En la komenco la instruisto devas krei ĉe la lernantoj aŭd-parolajn kutimojn.
Oni povas korekte reprodukti nur tiujn sonojn, kiujn oni bone perceptis aŭde.
La ofta parolado firmigas la lingvajn konojn, ĉar samtempe ni aŭskultas nin mem. En la komenca klaso de fremdlingva instruado ĉiun demandon de la instruisto devas ripeti apartaj lernantoj kaj poste la tuta klaso.
La rakonto estas la plej facila ekzerco en monologa parolo.
La lernantoj des pli bone respondas, se ili pli bone ripetas la demandojn de la instruisto.
Oni ne devas traduki frazojn kaj propoziciojn, kiuj estas komprenataj sen traduko. Aktiva leksika minimumo: a) instruisto demandas kaj li mem respondas montrante bildon aŭ objekton; b) instrtuisto demandas kaj lernantoj respondas; c) lernantoj demandas kaj ili mem respondas.
Oni devas parkere scii la demandojn al ĉiu legaĵo kaj la lernantoj devis demandi per
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 11
— paĝo 8 de la PDF —
2. 23. 24. 25; 26. 24. 28.
29.
30.
31,
32.
33.
34.
39.
36.
37.
38.
39.
41.
42.
43.
ili unu la alian — dialogado de tekstoj.
La parolo konsistas ne el apartaj vortoj kaj formoj, sed el sencaj tutoj.
La vortoj havas signifon, la propozicioj… senson.
Hejme la lernanto devas legi laŭtvoĉe la tekston kaj eltiri el ĝi la novajn nekonatajn vortojn.
La parolo prezentiĝas en tri formoj: buŝa parolo — aŭda percepto, skriba parolo — vizuala percepto, artikulad/skribad-kinetika percepto.
Ĉe ne bone alproprigita leksika, grammatika, fraza materialo la interna parolo funkcias en gepatra lingvo kaj ĝia sonigo realiĝas en la fremda lingvo.
La komencanto devas nepre legi laŭtvoĉe por pli bone memori la vortojn kaj frazojn. Ordinare la studanto de fremda lingvo ne povas kompreni parolon en radio kaj de fremdulo -— tio estas manko de kutimo percepti la lingvaĵon de aliaj personoj aŭ simple laŭ aŭda vojo
La instruisto devas elparoladi la sonojn malrapide, klare kaj korekte.
La disdividon de la lingvaj lertecoj kaj kutimoj oni atingos ne per izolita ripetado de la leksiko kaj de la gramatikaj unuoj, sed per ilia aplikado en nova kunmeto, en nova kunteksto.
La bezono de la vivo postulas unualoke la disvolvon de la buŝa parolo, t.e. de aŭdaj kaj parolaj kutimoj.
Tamen oni ne subtaksu ankaŭ la ceterajn lingvajn agojn: legado, tradukado kaj skribado.
La bezono de la vivo postulas unualoke la disvolvon de la buŝa parolo, t.e. de aŭdaj kaj parolaj kutimoj.
La nova vorto devas esti ekzercata en kombino kun jam bone konataj vortoj.
La pensa agado dum la fremdlingva lernado trapasas komplike kaj malfaciligite, per pli granda kontrolo de la konscio, per pli granda streĉo de la volo kaj de la atento, kun forta enmiksiĝo de la gepatra lingvo kiel stopiga faktoro.
Por disvastigi la buŝan parolon unualoke oni devas meti ne la apartan vorton, sed la vortkunmeton, la frazon, la propozicion, la parolan modelon.
La fremdlingvaj konoj baldaŭ malaperos pro manko de teoria apogo, de lingva medio kaj pro malmulte da semajnaj okupoj.
La vorton oni devas klarigi ĉiuflanke: fonetike, gramatike kaj ortografie.
Sen aŭda percepto kaj sen reproduktado oni povas scipovi nek paroli, nek legi, nek skribi en fremda lingvo.
La fremda lingvo ne povas esti lernita laŭ aŭd-parola procedo.
Kiam la lingvo estas parolata de alilandanoj ekster la koncerna lando, la lingvo submetiĝas al ŝanĝoj, kiuj estas tute natur-leĝaj kaj sendependaj de la volo de la parolantoj.
La praktika ekposedo de la fremda lingvo estas senpere ligita kun la ellaboro de korekta elparolo.
La ĥora parolado plimultigas la tempon por parolo de ĉiu lernanto.
La vortojn oni pli facile alproprigas en frazoj, en propozicioj ol aparte uzataj: alproprigu parolajn, ne leksikajn unuojn.
12 1983— IPR-Internacia Pedagogia Revuo
45. 46.. 41. 48. 49. 50. Sk; 52: 53. 54. 35. 56. 57. 58. 59: 60. 61. 62. 63. 65. 67. 68.
69.
70.
La baza celo de la fremdlingva instruado estas formado de lingvaj lertecoj kaj kutimoj.
La novaj konoj kaj lertecoj en la fremdlingva instruado bezonas ĉiutagajn zorgojn kaj subtenon por disvolviĝo.
Oni ne supertaksu la lingvan sistemon malprofite al la lingva praktiko — ne konoj pri la lingvo, sed konoj en la lingvo.
La vekado de la cerbo, de la fantazio, de la intereso, de la sento (ke la lernanto povas uzi la lingvon) kaj de la ĝojo — tio estas la motivoj por subteni la intereson kaj plifortigi la volon por studi fremdan lingvon.
Oni nepre uzu la tiel nomatajn Internaciajn Klubojn de Amikeco.
La sukceso en la fremdlingva instruado dependas de la lerteco veki intereson al la laboro.
La instruadon oni organizu tiel: facile, interese, varie, alloge, ilustre, kun ludoj kaj kantoj.
Oni devas nepre emfazi la gravecon de la nova instrumaterialo kaj la utilon de ĝia alproprigo – tiel la lernantoj koncentrigas kaj enkapigas ĉion jam en la instruhoro mem.
Daŭrajn konojn kaj lertecojn oni ricevas nur pere de la lingva praktiko.
La instruisto aktivigu ne sin mem, sed pense kaj lingve la tutan klason.
Ĉiutage oni aŭskultu, pensu, parolu, skribu, legu kaj traduku en la lernatan lingvon. La lernado de kantoj vivigas la instruan procedon.
Oni lernu malmultajn vortojn, sed la plej uzatajn.
La plej konataj vortoj ne ĉiam estas la plej uzataj.
En la unua instrujaro oni uzu multe da lingvaj ludoj — ili aktivigas la tutan klason, kreas kutimon al tuja reago.
Ĉiuj invitoj, ordonoj, alparoloj, demandoj ligitaj kun la instrua laboro devas esti en la fremda lingvo.
La konoj pri gramatiko ne devas esti nur mekanika ripetado de la reguloj, sed apliko en la viva praktiko.
Ĉe kreo de kutimo al starigo de demandoj oni devas komenci per ekzercoj, en kiuj oni demandas pri la subjekto, pri la predikato, pri la objekto, pri la cirkonstanca komplemento.
La instruhoro finiĝu per konversacio laŭ la nova teksto.
Ĉe ekzercado la frazoj estu pense ligitaj — alimaniere ili enuigas.
La bona memsento dependas de tio, ĉu ni laboras kun ĝojo aŭ ne…
Oni diru kunmetojn kaj frazkonstruojn en la gepatra lingvo kaj la lernantoj serĉu ilin en la koncerna teksto legante ĝin voĉe.
La voĉlego estas proksima al la aŭskultado kaj al la kompreno.
La fremdlingva leksiko kaj gramatiko estas lingva teorio, kaj ĝia apliko dum parolo, legado kaj skribado — lingva praktiko.
Senpera ligo de la lingvo kun la vivo mem estas: korespondado, fremdlingvaj vesperoj, aŭskulto de gramofondiskoj/ radio, parolo.
La skriba lerteco ofte postrestas post la parola lerteco.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983— 13
— paĝo 9 de la PDF —
Ti. T2.
173. 74.
p. 76. TI. 78. 19: 80.
81. 82. 83. 84. 85. 86. 87. 89. 90.
91. 92.
93.
94.
ĝ3. 96.
gI 98.
99.
En la kajeroj-vortaroj estu fako por enskribo de frazoj.
Oni skribu la novajn vortojn kaj frazojn antaŭ la komenco de la leciono sur la nigra tabulo — poste la lernantoj transskribu ilin kaj ili mem skribu ilian signifon.
La skribado estas efika rimedo por firmigo de la fonetikaj konoj.
Iuj lernantoj ne reproduktas skribe la aŭditan vorton, sed kopias de la nigra tabulo ĝian skriban konsiston – la lingva materialo ne estas ankoraŭ aktive alproprigita. La diktado estas aŭskultado, kompreno kaj skribado.
Dum diktado la instruisto ne devas ripeti multfoje apartajn vortojn aŭ vortgrupojn. La lernanto devas percepti aŭde la tutan frazon aŭ propozicion, reprodukti ĝin skribe en ĝia tuto — ne kapti apartajn vortojn!
Por hejma laboro oni postulu skriban rerakonton de la teksto en alia persono (aŭ nombro) — precipe en la persono de singularo.
La transskribo de teksto estas kunigo de legado kun skribado.
Ĉefa rimedo por memkontrolo estas la inversa traduko — unue oni traduku de la fremda en la gepatran lingvon kaj poste tute memstare oni faru tradukon en la fremdan lingvon.
Oni faru vortaron-minimumon de la plej uzataj vortoj.
La instruhoro finiĝu per konversacio laŭ la nova teksto.
El ordinara legaĵo „Voku kuraciston!” pere de demandoj: „Ĉu li venis?” „Ĉu oni pagis lin?” oni atingas edukan celon.
La parola modelo unuigas la propoziciojn laŭ ilia semantika struktura esenco kaj estas tre utila.
La lernantoj devas scipovi legi la vortojn silabe.
La Esperanta sono „h” similas al la b ulgara en la vortoj eĥe, aha.
La tradukoj estas duspecaj: laŭvorta kaj laŭsenca (adekvata).
La perceptiva lerteco estas kapablo kompreni fremdajn pensojn en parola aŭ skriba formo.
Al la reprodukta celo servas: voĉlegado, transskribo, kompletigo, transskribado kun modifo, kunmeto de propozicioj per donitaj vortoj.
La lingva materialo devas nepre renkontiĝi en alia situacio.
La instruado ne estas efika kiam la teksto enhavas kaj novan gramatikon, kaj novan leksikon.
La lernantoj laboras pli konscie kaj pli aktive, kiam ili scias kion ili faras kaj kial ili faras ĝin.
La ripetadon oni ne faru per malnovaj manieroj kaj en la sama ordo — tio malplialtigas la atenton.
Pli bone ne instrui dum kontrolo de la konoj, sed kontroli dum la instruado.
La malkovro de la novaj vortoj, ilia firmigo kaj la disvolvo de la parolaj lertecoj kaj kutimoj devas okazi kun la aktiva partopreno de la lernantoj mem.
La skribado de la novaj vortoj dum la rakonto malfortigas la atenton de la lernantoj. La konversacio povas esti interrompita — por montri bildon aŭ objekton, por demonstri agon, uzi mimikon aŭ gestojn, kiuj helpas la semantikon.
La procedo de la kono trapasas de la viva kontemplado al la abstrakta pensado kaj de
14 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
100. 101. 102. 103. 104. 105. 106.
107. 108.
109.
110.
TEE
ĝi al la praktiko. Konoj alproprigitaj pere de mekanika ripetado de reguloj kaj de formuladoj deŝiritaj de la praktiko estas nerealaj. La tasko estas ne firmigi la regulojn, sed spertigi ilian uzon, disvolvi lingvajn lertecojn kaj kutimojn. La sukceso de la laboro dependas de la sistema demandado kaj kontrolo. La ĉiuhora kontrolo de la konoj kutimigas al konstanta laboro. La kontrolo de la hejma laboro devas okazi nepre dum la sekva instruhoro. Ne beklernado de parolformoj, sed apliko en la praktiko. Celo de la kontrolo devas esti ne la; alproprigo de la apartaj vortoj, formoj aŭ frazkonstruo, sed kiel oni uzas ilin en la parola kaj en la skriba lingvo. La oftaj interrompoj faras la necertan lernanton pli necerta. Laborante kun la klaso — pensu pri la aparta lernanto; laborante kun la aparta lernanto — pensu pri la tuta klaso. Jam dum la unua kaj dua konatoj devas scipovi starigi la demandojn: Kio estas tio? Ĉu tio estas…? Kia estas la…? Kie estas la…? Kiu estas tiu? Kion faras…? Kiel vi fartas? La instruisto estas submetita je konstanta efiko de la malĝusta elparolo de la lernantoj. La magnetofono estas rimedo ne nur por instrui al la lernantoj, sed ankaŭ por perfektigo de la elparolo de la instruisto mem.
“Elektis kaj tradukis: Marin Bacev
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983— 15
— paĝo 10 de la PDF —
Amerika Asocio
Bulteno, Januaro 1982
Jen tradukitaj citaĵoj el anglalingva artikolo titolita „Three Americans in Paris: A Look at Natural’ Second Language Acquisition”, kiu aperis en la „MLA Journal” aŭtune 1981:
En la disvolviĝo de kompetenco en dua aŭ fremda lingvo, la plej grandan rolon ludas la sinteno de la lernanto… Lingvoinstruistoj jam komencas inkluzivi en la kursaro la ŝancon por signifplenaj, spontaneaj esprimoj je elementaj niveloj, kun maksimumo da konteksto — la dua lingvo ĉirkaŭas la lernanton, kiu uzas ĝin por komuniki signifon — kaj minimumon da gramatikaj klarigoj. Eble la jena historio pligrandigos nian komprenon pri tia lernado.
Temas pri tri Usonaj junuloj kiuj loĝis en Parizo unu jaron: 14-jara Danielo, kiu lernis la francan dum unu jaro; kaj 19-jara Catherine kaj 8-jara Julie, kiuj sub privata instruisto studis francan gramatikon kaj legadon dufoje ĉiusemajne dum unu somero. Ĉiuj tri ĉeestis publikajn franclingvajn lernejojn en Parizo.
La unuan tagon Daniel troviĝis en la lerneja korto kun cent aliaj samaĝaj lernantoj. Kiam la lernejestro vokis nomon de lernanto, tiu stariĝis kaj indikis sian klason. Sed kiam Daniel stariĝinte respondis je sia nomo, li ricevis fortan riproĉon ĉar li parolis al la estro kun manoj enpoŝaj.
Intertempe, ĉe alia lernejo, Catherine ekploris ĉar oni neintence ne vokis sian nomon, kaj ŝi ne sciis kiel france klarigi tion. En ambaŭ kazoj, la Usonaj infanoj je tiuj krizaj momentoj ne malesperis sed daŭris la klopodojn; alie ili neniam iĝus dulingvaj.
Dum la posta lernado, disvolvis la jenaj kvar etapoj, sen antaŭplano:
1. La gepatroj parolis al la gefiloj angle, kaj unu al la alia ambaŭlingve; kaj la gefiloj parolis angle inter si.
2. La gepatroj parolis nur france unu al la alia kaj al la gefiloj, kaj la gefiloj parolis angle inter si.
3. Ĉiuj en la familio parolis nur france unu al la aliaj.
4. Post la reveno al Usono, la gepatroj kaj la gefiloj daŭre parolis france inter si ĉehejme.
La aŭtoro Sandra Savignon sugestas la jenan konsekvencan konsilon por instruistoj:
a. En la klasĉambro ne eblas tute imiti la fremdlingvan medion. Tial la niveloj de kompetenco ŝanĝiĝas laŭ emfazo kaj malkovro.
16 — 1983— IPR-Internacia Pedagogia Revuo
b. En la klas-ĉambro oni celas lingvan kompetencon; en fremdlingva medio, komunikadon. Por komuniki, ne necesas uzi perfektan gramatikon. Do, verŝajne instruistoj devus labori al ambaŭ celoj. | )
c. Tre grava estas la rolo de imitindaj parolantoj de la fremda lingvo ekster la klasĉambro.
Bulteno, Junio 1982
Dum mi partoprenis progresigan Esperanto-klason ĉe „San Francisco State University” la pasintan someron, mi estis gasto ĉe du el la mezgradaj klasoj kaj tie observis kelkajn imitindajn instru-metodojn faritajn de la instruistoj James Cool kaj Charles Power: ekzemple: 1. Kiam lernanto eraris, la instruisto =
a. diris (Esperante aŭ anglelingve, depende de la kapableco de la lernanto) „Mi ripetos tion kion vi ĵus diris: ….. Kio mankas?” b. Ripetis la radikon kaj paŭzis, por ke la lernanto rekonsideru la finaĵon. iu 2. Kiam ajn lernanto ĝuste respondis, la instruisto kuraĝigis lin/ŝin per tiaj frazoj kiaj „Petro brilas hodiaŭ!” „Brave!” „Bone!” ktp. 3. La instruisto ofte rilatis la lecionon al personaj aferoj de la klasanoj; ekz. a. Faris tiajn demandojn kia „Ĉu vi estos en la klaso vendredon?” b. Kiam legata historio temis pri koleriĝo, oni demandis al ĉiu lernanto „Ĉu vi iam koleriĝis? Pri kio? Kion vi diras kiam vi koleriĝas?” MU c. Kiam ĝi temis pri familia situacio, oni faris al ĉiu lernanto tiajn demandojn kiaj „Ĉu en via familio estas dombesto?” „Ĉu vi havas gefratojn?” | 4. De tempo al tempo oni faris ludojn; ekz.: Oni ludis „Dudek Demandojn” sed por ĉiu ero ŝanĝis la rimedojn; ekzemple: a. Ĉiu respondanto ne rajtas diri la vortojn „ne”; aliloke, „mi”; ktp. b. Ĉiu respondanto ripetas en sia respondo la lastan vorton de la demando. c. Ĉiu respondas kvazaŭ li/ŝi estus d-ro Zamenhof. | d. La respondantoj silentas post la unua demando kaj respondas nur al la antaŭlasta demando. e. Ĉiu respondas per nur kvin vortoj. La celo ĉiufoje estis diveni la rimedon. =
Unu el la lernantoj, lingvistika profesoro Thom Hess kaj AAIE-ano kiu instruas Esperanton en Victoria, B.D., Kanado, sugestis la jenajn instru-metodojn, kiujn li uzas por instrui al Indianoj kiel instrui sian lingvon al junuloj: | | 1. Ekskursu al parko aŭ arbareto, kie oni lernas la nomojn de arboj kaj plantoj per unuopa
palpado de ties folioj, barko, semoj, floroj, ktp. | Mu Nu 2. Du aŭ pli grupoj da klasanoj iru inter la lernejaj konstruaĵoj por trovi objektojn kies nomoj (en la cclita lingvo) troviĝas sur antaŭe preparita kaj disdonita listo. N 3. Uzante Esperanto-numerojn, la lernantoj ludu „Bingo”. La instruisto anoncas ĉiun numeron tuj post la antaŭa, por ke la lernanto ne havu tempon traduki en la anglan. Post 45 minutoj la lernantoj ellernis la numerojn, kiujn ili poste daŭre rememoros. (D. Holland)
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983— 17
— paĝo 11 de la PDF —
Usonona Ekzamena Servo la-7-1981 — 15a-7-1982
a) Komencgrada Ekzameno : b) Unugrada Ekzameno :
c) Mezgrada Ekzameno : Entute
Esperanto-kursoj 1981-1982 1-9-1981 ĝis 1-7-1982
Infanoj :
Junuloj :
Plenkreskuloj :
Entute :
18 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
73 247 350
670
Edukado El „Norvega Esperantisto” N-ro 6, 1982
Oni povas dividi la temon en du partiojn: edukado de ne-esperantistoj kaj edukado de esperantistoj. Kelkajn punktojn sub „edukado de ne-esperantistoj” devus pristudi la instruista sekcio, eventuale en kunveno dum la landa kongreso de NEL en 1983. En tiu kazo la partoprenontoj ricevu anticipe skriban materialon pri la temoj.
A. Edukado de ne-esperantistoj
Eĉ ekster la kadro de la baza lernejo dezirindas por-infana lernolibro kun kasedoj, destinita por mem-studado.
En la baza lernejo la lernantoj plej serioze okupiĝas pri tiuj studobjektoj, kiuj rekte donas kompetentecon por plua studado en daŭrigaj lernejoj. Ekzemple, studinte la francan lingvon en la baza lernejo, oni povas elekti ĝin kiel B-lingvon en la „gimnazio” („videregaende skole”). Tian eblecon ne prezentas Esperanto. La enkondukon de Esperanto en la lernejojn do devas akompani plialtiĝo de la prestiĝo de Esperanto, i.a. inter la instruistaro. Paŝo en tiu direkto estas, ke la aŭtoritatoj agnoskas la instruistan ekzamenon de Esperanto kiel kompetenteco-donan pluedukon por instruistoj. NEL jam sendis al la ministerio proponon, kiu respektas la kondiĉojn metitajn de la ministerio.
B. Edukado de Esperantistoj
Necesas lingva perfektigado. Ofte la informado pri la facila lingvo Esperanto malbone harmonias kun la fakto, ke eĉ delongaj Esperantistoj balbutas en Esperanto. La lingva perfektigado povas okazi per aktiviga lingva instruado dum klubkunvenoj, per studrondoj pri lingvaj kaj tradukaj problemoj ktp.
Verbado ofte okazas individue, kaj kelkfoje la nov-varbitoj estas plej efike konservataj per tio, ke la varbinto mem instruas ilin. Por tiaj okazoj necesas, ke la Esperantistoj ĝenerale estu informataj pri elementaj principoj de Esperanto-instruado.
Gravas organize kaj pri-movada edukado de la Esperantistoj, kaj precipe gravas, ke ni sciu, kiel plej trafe prezenti nian aferon al ne-esperantistoj. Antaŭaj spertoj povus
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983— 19
— paĝo 12 de la PDF —
esti utilaj tiurilate. Tial estas bedaŭrinde, ke ne aperis raporto pri la rezultoj de la informa kaj varba jaro de NEL. Oni proponis tri vojojn por plibonigi la situacion:
l. Ness pretas aranĝi kursojn pri organiza kaj informa laboro; S ertoj 2. NEL havigos liston, ellaboritan en Danlando, de 20 dem ; ‘ Esperantistoj.
3. Ni tenu la membrojn konstante informata movado.
andoj, kiujn ofte ricevas
pri universitata lektorato de Esperanto
jJ pri la aktualaĵoj en la Esperanto- D-ro Leszek Kordylewski — Lektoro de Esperanto en la Jagiellona Universitato en Krakovo, Pollando
Bernard Golden en sia artikolo: „Normoj kaj celoj de la universitata instruado de Esperanto” (IPR 1,3-12, 1980) prave emfazis la gravecon de la universitatgrada instruado de la Internacia Lingvo. La esperantistigo de la juna intelektularo, kiu parte transformiĝos en la junan generacion de instruistoj, sendube meritas esti en fokuso de la interesiĝo de esperanto-pedagogoj. Tamen, nemultaj el ni povas influi tion, kio okazas en la universitatoj. La spertoj de Golden estas bazitaj sur la esceptaj sukcesoj de Budapeŝta Universitato, kiu estas unika pro ĝia Esperanto Fako. La ambicia tasko amase fondi Esperanto Fakojn en aliaj universitatoj nun certe superas la eblecojn pro la (provizora, mi kredas) manko de la intereso pri Esperanto inter la universitataj lingvistoj. Krome, la tasko de iu Interlingvistika Fako ĉe Filologia Instituto estos certe ne nur instrui la lingvon, sed precipe ankaŭ fari esplorojn. Por tio oni devas havi bazon: interalie la esplorantojn interesitaj pri Esperanto“ . Mia nuna celo estas prezenti multe pli simplan metodon enkonduki Esperanton en la universitatojn, kiel instruobjekton sen neceso krei la esploran fakon.
Miaj rimarkoj baziĝas sur la spertoj de la sukcesa lektorato de Esperanto, gvidata jam de multaj jardekoj en la Jagiellona Universitato en Krakovo. La Universitato apartenas al la plej gravaj polaj altlernejoj. Ĝi pretendas instrui kiel eble plej vastan aron de instruobjektoj. La universitataj aŭtoritatoj opinias Esperanton unu el tiuj instruendaj objektoj. Ili aprobas ĝian instruadon, ĉar la studentoj deklaras pretecon lerni ĝin kaj pruvas la bezonon de la ekposedo de Esperanto. Ne tiel gravas la argumentado por Esperanto flanke de la pedagogo preta instrui ĝin, nek flanke de la eksteruniversitataj Esperanto-organizoj, kiel impresas la postuloj de la studentaro ema edukiĝi pri konkreta studobjekto.
En nia Universitato du apartaj institucioj okupiĝas pri lingvoinstruado. Simila strukturo koncernas preskaŭ ĉiujn grandajn polajn altlernejojn, el kiuj kelkaj posedas ankaŭ lektoratojn de Esperanto. La Filologia Fako edukas fakulojn — lingvistojn, dum la Studio pri Praktika Instruado de Fremdaj Lingvoj respondecas pri lingva edukado de ĉiuj nefilologiaj studentoj. La unua, krom progresiga lingvoinstruado ankaŭ gvidas lingvistikajn objektojn kaj kondukas esplorojn, dum la dua dungas lingvoinstruistojn nedevigitajn esplorlabori. La ĝenerala programo por ĉiuj studentoj antaŭvidas devigan instruadon de du lingvoj dum unuaj du studjaroj. La lektorato de Esperanto estas ligita al la Studio kiel nedeviga objekto libervole elektata de la studentoj. Aparte de Esperanto ili havas vastan elekton de nedevi-
20 — 1983— IPR-Internacia Pedagogia Revuo
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983—21
— paĝo 13 de la PDF —
gaj lingvoj, krom la devigaj du. Ankaŭ la studentoj de pli altaj studjaroj povas aliĝi. Interese, ke en la jarraporto de la studio Esperanto aperas en la antaŭlasta loko sur la listo de la instruobjektoj, tuj antaŭ… stenografio.
Inter la instruistaro de la Studio mankas personoj kapablaj instrui Esperanton. Same ne estas esperantistoj inter la anoj de la Filologia Fako. Sed tio ne malhelpas la instruadon de Esperanto. Pro prestiĝaj kaŭzoj estus certe pli bone havi filologon kiel instruiston de la Internacia Lingvo. Tamen, estu kuraĝiga ekzemplo por aliaj, ke ankaŭ ne-filologo povas oficiale instrui Esperanton en Pola Esperanto-Asocio kaj la ŝtataj rajtoj de Esperanto-instruisto estis sufiĉaj por ke oni ordonis al mi gvidi la lektoraton, kvankam laŭprofesie mi estas natursciencisto. Laŭ akordo inter la Studio kaj la Zoologia Instituto, kiu dungas min, la instruhoroj estis enkadrigitaj en mian devigan horaron, tiel ke mi ne estas aparte pagata pro la lektorato. Rezulte de tio Esperanto estas oficiale instruata fare de la ano de la universitata instruistaro.
Ĉiusemestre la komencon de la interfaka instruado de Esperanto anoncas skribe la Sekretariato de la Studio en diversaj institutoj. Krome la Studenta Esperanto-Rondo anoncas sur tabuloj en studentaj domoj kaj pere de interna radio. Ĉiuj antaŭaj aliĝintoj, kiuj ne daŭrigis la lernadon, ricevas persone la informon pri la ebleco eklerni denove. Multe helpas la famo kiun ĝuas inter la gestudentoj la agado de la Studenta Esperanto- Rondo kaj iliaj internaciaj kontaktoj. Ĉiufoje aliĝas kelkdeko da studentoj, kiuj sekvas kursojn po 2 horoj semajne en du grupoj: komenca kaj daŭriga. Pro la fakto, ke la kurso ne estas deviga, ĉiam okazas malkresko de la nombro de la partoprenantoj. Tion oni ne povas eviti, ĉar kaŭzoj estas diversaj: troeco da pli gravaj okupoj, malsukceso en la ĉefaj studobjektoj, personaj obstakloj kiel malsano ktp. Tamen multaj revenas en la sekvantaj studperiodoj. Tiuj kiuj malaperas, ricevas al la hejma adreso informojn pri la korespondaj kursoj gvidataj de Pola Esperanto Asocio. La lecionoj de la lektorato okazas en la propra ĉambro de la Studenta Esperanto-Rondo en unu el la studentaj domoj. Tio estas grava, ĉar la lektorato okazas malfruvespere por kontentigi diversajn horarojn, kaj la studentoj preferas okazigadon de ĝi „hejme” ol en la foraj studejoj. En la sama ĉambro troviĝas Esperantobiblioteko, kie libroj kaj revuoj estas aplikataj. La Rondo posedas propran kabanan Esperanto-Centron en montaro, kie okazas semainfinaj intensaj kursoj. Tie oni ankaŭ akceptas gastojn, precipe somerferie. Dum somero la eksterlandaj esperantistoj estas akceptataj en la krakova studenta domo en kadroj de Pasporta Servo. Aktiva partopreno en la movado kaj senperaj kontaktoj kun alilandanoj estas grava faktoro kiu kreas ĉe la studentoj la bezonon koni la lingvon. Tamen, ofte la kompleksa envolviĝo en la movadon povas minaci la progreson de la studado. Mi ĉiam atentigas la gestudentaron, ke krom iliaj du devoj: lerni Eesperanton kaj agi en la movado — la unua kaj la plej grava estas la jena: esti bona studento en sia fako. La plimulto de la lektoratanoj tamen kapablas sukcese akordigi la tri ampleksajn devojn. Eĉ pli, mi supozas, ke la aktivado en la movado kaj interesiĝo pri Esperanto instigas ilian intelektan disvolviĝon. Sed por pruvi tion necesus fari apartan studon.
“ Dum kontraŭe, oni ofte observas neglektadon de la interlingvistikaj problemoj inter la universitataj lingvistoj kaj eĉ timon okupiĝi pri tiu problemaro pro manko de kompetenco.
22 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
El Koreujo La Espero, Julio-Aŭgusto 1982
Novaĵo de KLEI
KLEI (Korea Ligo des Esperanustaj Instruistoj), Korea sekcio de ILEI, eldonis sian organon „Esperanto” en junio kiel dumonata gazeto. La organo ĉefe celas disvas-
tigon de Esperanto al instruistoj en Koreujo. | redakcio
SINTRA atendas vin!
unika ŝanco travivi agrablajn tagojn sen trasuferi ne imageblan homamasiĝon kiel okazas dum multaj kongresoj.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 23
— paĝo 14 de la PDF —
Internacia Ligo Esperantistaj Instruistoj ILEI
17a Intemacia Konferenco Sintra (Portugalujo) Hotel Tivoli – 14-22 /.7 / 1983
— ILEI LKK
azzini Mario Inĝ. Adelino Franco Simoes
Casella Postale 2 Rua Dr. Joŝo Couto 6 RIC A
54100 Massa (ltalujo) 1500 Lisboa (Portugalujo)
Telef. 0585/41756 Telef. 19/741359 ALIĜIL
(Bonvolu skribi klare, legeble, laŭeble taj i Sio Eno, FLO) g ble tajpe aŭ preslitere)
Familianomo ……… Antaŭnomo ………….. LANĜO:? 555 (ux 5183 ammo nam simio etemon vin Ssetis kas 5 Naskiĝjaro …………… Loĝurbo o, sr M9-22 seis iu Samtempe aliĝas per aparta aliĝilo: 2) TTTTTTTTTTTTTTTTTTN infamoj o, Kotizoj
Tranokto kun kompleta pensiono
1/1/83—31/3/83 unulita ĉambro LORE ĈeNPEO 37.740 Port. Eskud. persono 29.740 Port. Eskud. Tranokto kun duonpensiono unulita ĉambro mja selma 32.140 Port. Eskud. persono 24,140 Port. Eskud. lsmo kun nur matenmanĝo unulita ĉambro dulita ĉambio po 26.500 Port. Eskud. persono 18.540 Port. Eskud.
La samideanoj kaj simpatiantoj kiuj deziras nur aliĝi al la konferenco devas pagi portugalajn eskudojn. La familianoj pagas la Fila estas 1.250 mirege poraj Mi sendas la aliĝilon al L.K.K. kaj mi verŝas la kotizon, laŭ la suprenindikitaj tarifoj, por 8 kompletaj tagoj de la vespero de la 14/7/83, al bankkonto: ‘ CAIXA GERAL DE DEPOSITOS Agencaa Central da Rua do Ouro, 49 1153 LISBOA Codex (Portugal). “Konton” 497608/620 — ILEI — 17a Internacia konferenco aŭ Der poŝt-internaciaj mandatoj al la sama adreso. orse de la enpagilo menciu nepre: Familia Nomo kaj antaŭnomo — adr — i kategorio. (Post la ricevo de la kompleta pago oni kt la konfirmilon) so senta
Atentu LKK ne certigos loĝadon al tiuj kiuj aliĝos post la 31/3/1983.
24 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
SEKCIESTROJ DE LA LIGO
Aŭstralujo: Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173.
Aŭstrujo: Mag. Karl Hirmann (estro de S AEI – Societo de Aŭstriaj Esperanto – Instruistoj) Rannachstr. 3 A – 8046 GRAZ.
Belgujo: E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal.
E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout. M. Sondervorst, Rue du telĉphone 1, B-2180 Mettel. H. Lentzen, Feldweg 20, B-4701 Kettenes.
Brazilo: Elvira Fontes, C.P. 5888, SZo Paulo.
Britujo: Hilary Chapman, 7 Fairacre road, Barwell, Leicester LE 9 8HH. Bulgarujo: Hristo Gorov, B.E.A., Hristo Botev 97, Sofio Centro.
Danujo: Lis Thune, Brembarvanget 15, DK-2650 Hvidovre.
Finnujo: Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82.
Francujo: Frederic Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont.
F R Germanujo: Ruff Karin, Pappelweg 22, D-315 -Peine.
Grekujo: K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506). Hispanujo: Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante. Hungarujo: Zsuzsa Barcsay, Ben Kp. 25/b, H-1011 Budapest.
Irano M. Saghafian Apt 7N. 34 24 Street. Kuj Nasr Avenue Teheran 14488 Islando: Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170 Reykjavik.
Israelo D-ro Josef Murian . p.o.k. 1289 IL 61012 TEL. AVIV.
Italujo: Catina Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa, pĉk 11244548.
Japanujo: Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343.
Jugoslavujo: Miodgrad Stojanoviĉ, Omladinakih Brigada 49/111/31, YU-11070 Novi Beograd. Kolombujo: Manuel Angel M., Apartado Aĉreo 60179, Medellin.
Luksemburgo: Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette.
Malto: Carmel Mallia, 89 Sanctuary str., Zabbar, Malta.
Nederlando: D. Luesken-Burger, Boerhavestraat 82, NL-7316 LH Apeldoorn.
Nordameriko: John H. Fulton, 33365 Avenue F, Yucaipa, CA-92399 USA.
Norvegujo: Elling Strand, Ekebergveien 208, Leilighet 154, Oslo 11.
Nov-Zelando: (Gvenda Sutton, 21 Rama Crescent, Wellington 4.
Polujo: Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa.
Portugalio: Antonio Manuel Correia Coimbra, Rua Coronel Leitao 20, 19 Esq. Lisboa Marques. Sanmarino: Marina Michelotti, via 25 marzo, 73, I-43031 Repubblica di San Marino.
Sovetujo: Johannes Palu, Solme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV.
Nikolaj Starodubcev, Poŝtrestante SU-3-340047 Doneck. Sud-Afriko: Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1710 Florida Glen. Svedujo: Bertil Andreasson, SoOdra Rorum pl. 455, S-24200 Horby. Venezuelo: Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.
Izolitaj Membroj
Ĉeĥoslovakujo: Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. Ĉinujo: Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan. Germana D R: Till Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Briŭel.
Jemena PDR: Jozefo Megyeri, Al-Gomhouriyeh hospital, Khormaksar, Aden.
Kubo: Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila. Malagasujo: Eugene Raveloson, B.P. 127, Antananarivo.
Singapuro: Hongi Liao, apt blk. 14,2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Zairujo: Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu.
— paĝo 15 de la PDF —
Estraro de ILEI
Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, Pappelweg’ 22A, D-315 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, YU-51000, Rijeka, lugoslavio.
Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo.
Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, S-24200 Hŭ6rby, Svedujo.
Kunlaborantaj Organizoj
EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.
FIMEM Federation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne, 42 Grande Rue, F-92310 Sevres.
SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris.
UEA Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam.
UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Pa-
ris. Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Thĉodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, Kategorio C
Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Pappelweg 22A, D-315 Peine, FR Germanujo
Membreco en I.L.E.I. (30 svedaj Kronoj jare) inkluzivas la ricevon de IPR.
abonprezo por nemembroj: 30 svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)
Kontoj:
1. poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI . Sodra Rorum pl. 455. S- 242 00-Horby. (Svedujo)
2. poŝtĝirkonto: 3789 64 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.
manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro
IPR 1983/2
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
ILEI
Jarkolekto 13 : N-ro 2, 1983
— paĝo 2 de la PDF —
Internacia Pedagogia Revuo — n-ro 2, 1983
Presado: Offset Massarosa, Tel. (0584) 93.090 Kompostado: Grafika Centro de Universala Esperanto-Asocio, Antverpeno
Enhavo
1. Etnaj lingvoj en Eŭropo kaj Esperanto IPR-raporto 2. Rajdado kun blinduloj kaj malfortvidantoj Stern, Germanujo 3. Internacia Lernejo en 1987 IPR-raporto 4. Modernigita lernejo postulas ankaŭ novan instruiston J. Mareviĉ, Jugoslavio 5. Fakultativa Fremdlingva Instruado en Bulgario M. Bacev, Bulgario 6. 9-a Internacia Printempa Semajno en Grĉsillon, 3-a ĝis 9-a de Aprilo
F. Le Magadure, Francujo
Etnaj lingvoj en Eŭropo kaj Esperanto
La 17-a konferenco de ILEI okazis ĉi-jare en Sintra/Portugalujo de la 14-a ĝis la 22-a de julio. Partoprenis ĝin 62 Ilei-anoj kaj gastoj el 14 landoj, nome Italio, Germanujo, Svedujo, Bulgarujo, Francujo, Hungarujo, Portugalujo, Hispanujo, Britujo, Jugoslavujo, Usono, Brazilo kaj Sud-Koreujo.
Certe ILEI-konferenco ne estas UEA-kongreso nek laŭ impona nombro nek laŭ kataloga prezentado de programeroj. Nek vi renkontos famajn universitatajn profesorojn, nek la kremon de la esperantista socio kaj pluraj preferas — se oni jam devas elspezi multe da mono – esti inter la miloj vizitantaj UEA-kongreson.
Kaj fakte ILEI-konferenco estas tiel komparebla kun granda kongreso kiel muso kun elefanto.
Sed kiu ŝatas esti for kaj transe de tro grandaj amasoj, kiu preferas la senperan proksimecon inter samideanaj homoj, kiu serĉas amikajn konversaciojn, kiu deziras aktive partopreni diskutrondojn, mem paroli kaj ne nur konstante aŭskulti, kiu amas kunlabori…, ĉiuj tiuj volonte vizitas la konferencojn de ILEI. ILEI-konferencoj estas unikaj kaj neimiteblaj — sed ĉio dependas de la atendoj kaj pretendoj de la unuopaj homoj.
ILEI ofte konferencas en malgrandaj landoj, kiuj ofte situas tiel periferie, tiel ke por multaj ekestas longaj distancoj.
Ni Esperantistoj, nepre evitu krei t.n. Mekko-jn ni prezentu nian internaciecon per vizitado en ĉiam novaj landoj.
Niaj membroj en Malagasio, Sud-Afriko, en Sud-Koreujo aŭ aliaj aziaj landoj, en Usono aŭ Aŭstralio, en Sud-Ameriko tre ĝojus se ili ne daŭre estas invitataj viziti iun landon en Eŭropo.
Portugalujo apartenas al la flanko de Eŭropo kaj montriĝis ke niaj tieaj samideanoj bezonis la moralan apogon kaj solidarecon de nia Ligo.
Pro tio bedaŭris kaj eĉ kritikis unu konferencano la malmultan nombron de la ĉeestantoj.
Se temas pri la nombro de la portugalaj Esperantistoj praviĝas la eldiro.
Partoprenis nur naŭ Portugaloj. Ofte la homoj pro inerteco maltrafas sian ŝancon.
Portugalujo estas impona laŭ historiaj, kulturaj kaj pejzaĝaj vidpunktoj kaj kiu vizitas la multajn kulturajn atestantojn renkontiĝas kun la spirito de longa historia epoko.
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 25
— paĝo 3 de la PDF —
Sintra proksime de Lisbono apartenas al tiu Epoko kaj estis la loko de nia konferenco. Por la unua fojo en la miljara historio sonis la Internacia Lingvo en la urbo. La hotelo Tivoli servis al ni kiel konferencejo. Ĝiaj elegantaj salonoj, ĝiaj bone ekipitaj konferencaj ĉambroj donis al la Internacia Lingvo tiun kadron en kiu ĝi pli bone povis montri sian signifon. | La programo montriĝis sufiĉe klara kaj varia. Porinforme jen kelkaj statistikaj skizoj: — Inaŭguro en bela palaco: partoprenis la urbestro, kelkaj reprezentantoj de diversaj urbaj oficejoj; 14 reprezentantoj de niaj landaj sekcioj salutis per kelkaj frazoj la konferencon, por UEA parolis sinjorino E. Lapenna. La urbestro bonvenigis ĉiujn konferencanojn kaj substrekis la valoron de Esperanto, post la inaŭguro li regalis ĉiujn per vino kaj manĝetaĵoj. — Kroma inaŭgura parolado „Etnaj Lingvoj en Eŭropo” efektiviĝis jenaj prelegoj dum la konferenco: La Laponoj Enkonduko en la pedagogion de Freinet Esence propraj kvalitoj de Esperanto en komparo kun etnaj lingvoj Pri la lerneja sistemo en Portugalujo Esperanto-trenado en Sud-Koreujo Pri la origino de la Portugala lingvo
— almenaŭ kvar lingvaj seminarioj por komencantoj kaj „maturaj parolantoj”,
— unusemajna seminario pri la „Diroj de Mateo” de Freinet
— unusemajna kurseto pri „Nova Skribo”
— artmuzika vespero sur la ŝtuparo de la reĝa palaco. Infana grupo kantis multajn kanzonojn kaj ĝi ravis ĉiujn kiam ĝi plurfoje prezentis la himnon antaŭ la pitoreska nokta silueto de la urbo.
— kvar ekskursoj gvidis la konferencanojn al pluraj kulturriĉaj kaj historiaj lokoj kaj urboj.
— la estraro kunvenis kvinfoje.
Vendrede, la 22-an la konferencanoj disiris kaj espereble denove kunvenos venontjare en Jugoslavio.
26 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Rajdado kun blinduloj kaj malfortvidantoj
Ellnor Stern
Rilate la temon al mi proponitan ”Rajdado kun blinduloj kaj malfortvidantoj” mi troviĝas jam en la kampo de la sporto de la handikapuloj.
Al tiu temo jen kelkaj antaŭrimarkoj:
Blindeco kaj malforta vidkapablo povas trafi sporte talentitan kaj tre inteligentan homon, samkiel ankaŭ mense aŭ korpe handikapitan. Pro tio eblas trovi viddifektitajn infanojn kaj junulinojn, kaj en la rajdadterapio kaj en la sanigpedagogia rajdado aŭ volteado. Rilate tion validas kompreneble esence ĉio, kion mi traktis pri la evoluo de la moviĝkapablo de la blinda infano kaj la laboro je la lonĝo.
Ĉar la blindeco estas la pli grava handikapo, mi ĉefe traktos tion kaj pritraktos la viddifektitajn rajdantojn nur en la kazo, se nek la metodiko por vidantoj nek por blindaj rajdantoj estos aplikebla. En ĉi tu kazo la vorto blindeco ne signifas „Visus = 0”. Mi akceptas la difinon al ĉiuj kompreneblan, kiu klarigas: „blinda en la senco de la leĝo estas ĉiu, kiu ne kapablas orientiĝi en fremda medio sen fremda helpo.”
Malgraŭ tia limigo la temo enhavas tiom da materialo, ke mi povas trakti, en mallonga tempo, aŭ ĉion supraĵe aŭ profundigi aparte nur kelkajn gravajn punktojn. Mi decidis favore al la dua ebleco.
Mi pritraktos la temon en kvar ĉapitroj:
1. Antaŭkondiĉoj de la blinda rajdanto sub la aparta konsidero de la evoluo de la moviĝkapablo dum la infanaĝo.
2. Instruo je la lonĝo por komencantoj, precipaj postuloj je la lonĝo-ĉevalo.
3. Rajdado en la halo kaj en la pejzaĝo.
4. Problemoj kaj eblecoj de la integriĝo.
1. Antaŭkondiĉoj de la blinda rajdanto sub la aparta konsidero de la evoluo de la moviĝkapablo dum la infanaĝo.
La moviĝado estas prafunkcio de la vivo, kaj nur el la moviĝado evoluas mensa funkcio kaj mensa klareco. Ne hazarde en nia lingvo la vorto „kom-preni” sence alproksimiĝas je fizika movo kaj mensa kapableco! La manko de la vidkapablo ĉe la infano havas ĝuste ĉi-tie tiel profundajn negativajn konsekvencojn je la evoluo de la
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 27
— paĝo 4 de la PDF —
movkapablo, ĉar la akustika ekscito — alie ol la optika — bedaŭrinde ne gvidas al celitaj palpomovoj.
Sen la celita moviĝtrejnado, kiu devas komenci jam dum suĉinfanaĝo, ĉe la blinda infano la mova debileco ĉiam pli kreskus kun la malevoluo de la spirito kaj eblaj misevoluoj de la personeca strukturo. La gvidata infano lernas tieldirite ludante kaj de si mem – ekscitita de optikaj impresoj. Por la blinda infano la eklernado de ĉiu unuopa moviĝo signifas ĉiam streĉan lernadon. Tiel okazas ĉiam denove, ke la motora korpa funkciado estas false programita kaŭze de malkorekta lernado de la movoj, ke ekestas alkutimiĝo je falsaj kaj nekompletaj moviĝmodeloj kaj manko de movkoordino. Ni luktadas en la tuta antaŭlerneja kaj lerneja kampo — precipe en la sportinstruado — pene kaj kun senfina pacienco kontraŭ tiaj erare aplikataj moviĝmodeloj. Tiuj luktoj estas tiel malfacilaj, ĉar mankas la eblecoj de la optika kontrolo, kaj la infano devas palplerni de si mem la ĝustajn movojn, kio ofte nun malkomplete sukcesas. Krom tio la ebleco de libera kaj spontana moviĝado en pli grandaj rapidecoj estas preskaŭ neekzistanta. Ankaŭ se la infano ekzemple lernis kuri tra la loĝejoj aŭ laŭlonge de la ĝardenvojoj, ĉar la familio ĉiam zorgas pri la sama pozicio de la mebloj kaj la ĝardenvojoj estas tiel aranĝitaj, ke la piedoj facile eksentas la direktoŝanĝojn $ unufoje forgesita rastilo transverse la vojeton, unufoje forlasita polvosuĉilo en la loĝĉambro, ĉar io sonis je la pordo, kaj la infano neniam plu reakiros la perditan memfidon, restos sia malfido, la re memoro al la ŝoko, al la doloro kaj la timo, ke tio ripetiĝos. Ekde nun ĉiu movo estos akompanata de atentemo, de la streĉeco de la aliaj sensorganoj, konscie gvidata de la prudento. Per tio la movoj estas sen la facileco origine akirita, ili restos plej ofte en streĉo kaj spasmo.
Tio cetere validas ankaŭ por malfortvidantoj. Mi memoras iun knabinon, kiu kutimis kuri laŭlonge de koridoro ĝis en la ĉambron de fratino. Iun tagon la fratino fiksis gimnastikan stangon je la kadro de la pordo. la malforte vidanta knabino denove kurante tra koridoro en plena rapideco batis per la vizaĝo kontraŭ la stangon. Estas ja memkompreneble, ke ŝi ne nur difektis kelkajn dentojn. Ekde tiu tempo la ĝis tiam gaja kaj senzorga knabino ne plu kuris ne nur laŭlonge de la koridoro, sed tute neniam. ;
Ĉi loke mi atentigas pri la danĝero, ke la rajdinstruisto ne ĝuste pritaksas la reston de la vidpovo de la rajdlernanto. Ĝenerale malfortvidantaj rajdantoj preskaŭ ne frapas en la rajdgrupo, kaj ju pli inteligentaj ili estas, des pli ili sukcesas kompensi sian vidmankon aŭ ĝin kaŝi. Pro tio estas necese atenti, ke estas zorge instruata la korekta distanco inter la rajdantoj speciale en la ofte ne sufiĉe bone lumigitaj haloj, kaj atenti pri la ĉevaloj starantaj flanke de la stalovojoj, pri renversitaj balailoj aŭ aliaj ilaroj, kaj aparta atento necesas dum la purigado de hufoj, se la vidhandikapitaj rajdantoj ne lernis sin helpi per la sento de la manoj kaj tro alproksimiĝas la vizaĝon al la piedo de la ĉevalo por konstati la sukceson de siaj klopodoj!
Jam antaŭ la komenco de la rajdinstruado kaj ankaŭ poste ĉiam denove estu donata al ambaŭ grupoj — blinduloj kaj malfortvidantoj — la ebleco libere kuri kaj petoli en la halo kaj eĉ ankaŭ fali, por ke ili akiru spertojn pri la grandeco de la ejo kaj oni donu al ili la eblecon sin movi sen timo pri hazarda puŝo kaj montri al ili jam de komenco la
28 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
ĝustajn rilatojn de la falado eĉ de sur la ĉevalo sur la molan plankon. (Plimalfrue sekvos tiurilate pliampleksaj falekzercadoj.) Ni havis foje en la komenca prizorgado blindan knabineton, kiu lamis. Neniu sciis kial: Ŝi estis korpe tute sana. La klarigon ni trovis nur kiam ni ekkonis la avinon. La infano estis de ŝi edukita. Ŝi eklernis paŝi tenate per la mano – kaj la avino lamis! La infano transprenis tiun movon kiel normalan, sen havi la eblecon de la optika korekto pere de imitado de la korekta irado de aliaj homoj.
2. Instruo je la lonĝo por komencantoj, precipaj postuloj je la lonĝo-ĉevalo
Ĉi ekzemplo gvidu nun trakti la movojn de la ĉevalo. Ni ĉiuj konas la sloganon pri la „nelimigita movo-modelo de la ĉevalo”, ni konas la tridimensian svingadon de la ĉevaldorso, kiu estas transdonata al la rajdanto. Estas kompreneble, ke la blinda rajdanto, kiu ĝis nun propravole pene kontrolis ĉiujn siajn movojn, ne ĉiam tuj sukcesas ekordigi tiujn al la movoj de la ĉevalo. Oftaj ekzercadoj necesas, por ke li lernu sin malstreĉi. Por tion atingi necesas la kunhelpo de bone instruita ĉevalo, kiu senĝene daŭrigas la korektan paŝadon, malgraŭ la streĉo kaj spasmo de la rajdanto. Kiam la blinda rajdanto liberiĝas de la streĉo kaj spasmo kaj akordiĝas al la ĉevalmovoj, ekestas por li nepriskribebla travivaĵo adapti sin sen timo de kolizio. Pro tio mi konsideras tre grave sufiĉe ldhgan lonĝlaboron — kaj nome sur la nuda ĉevaldorso kun voltea zono. Ankaŭ se oni ne povas malhelpi, ke la blinda rajdanto — same kiel iu alia — foje falas, oni nepre zorgu, ke tio absolute ne okazu dum la fazo de la fidakiro al la ĉevalo je la lonĝo.
Sekvante mi volas aparte mencii kelkajn postulojn rilate la lonĝoĉevalon por blindaj rajdantoj:
– Ĝoja, laŭtakta antaŭenirado.
– Volonta obeo kaj plena fido al la instruisto.
— Nemaltrankviligebla daŭrigo de la ordonita irmaniero kaj de la rapideco, la kapablo pli- aŭ malplirapidigi la rapidecon laŭ ordono, same obeeme, atendante stari, tiel longe kiel tio estas postulata.
— Akurata irado je la lonĝo, por havi la eblecon ŝanĝi la direkton tra la tuta aŭ tra la duona rajdhalo (rajdloko) dum la ekzerca laboro je la simpla lonĝo.
— Instruado je la duobla lonĝo, por doni al la blinda rajdanto la eblecon eksenti direktoŝanĝojn, iradfigurojn, flankeniradon kaj por la instruo de ekvilibro kaj kunordigo (= koordinado).
La ekzercado je la lonĝo por blindaj rajdantoj havas la sekvontajn celojn:
— Forigado de la moviĝada deficito (= redukto de mova debileco).
— Sentoakiro pri la movoj de la ĉevalo.
— Kreado de rajdadaj (= rajdistaj) sentoj.
Al la unua punkto apartenas la kutimigo de la blindulo al la cirklo. Tio prezentas ofte grandajn problemojn, unue dum la lonĝolaboro kaj poste je la rajdado laŭ la cirklo. Ĉefe mi laboradas en cirklo kun radiuso de 10 m (20 m diametro) kun la tuŝado de la rajdtrakto (irvojeto laŭlonge de la muro) (germ.: Hufschlag — france: piste — angle:
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 29
— paĝo 5 de la PDF —
track) — rajdtrakto for de la cirklopunktoj. Tio ebligas al la blinda rajdanto ricevi la senton por la prirajdata cirklo! Poste, dum la memstara rajdado, li devos ankoraŭ sufiĉe peni por preciza cirklorajdado —pro tio li ne devas lerni ĝin de mi „malkorekte“, lasante lin rajdi laŭ cirklo kun radiuso de 7-8 m. Ekzemple estas ankaŭ grave ekzerci la direktŝanĝojn de la cirklo al la duona rajdhalo, kion la blinda rajdanto devas lerni precize diferencigi. Simplaj voltiĝirekzercoj, kiel unuopulo aŭ kun partnero helpas lin je kreskanta fido al la ĉevalo kaj plialtigas lian sekurecon.
Dum la ĉefa parto de la lonĝlaboro la blinda rajdanto alterne trapasas de la simpla — al la duobla lonĝo-instruprogramo, kiu ne nur enhavas ĉiujn tri bazajn iradmanierojn, sed ankaŭ ĉiujn rajdfigurojn inkluzive de serpentinoj, retrovolteoj, pruturnoj (ŝanĝi la direkton per etaj movoj de la antaŭaj piedoj) (germane: Vorhandwendung – angle: turnon the forehand, reversed pirouette — france: pirouette) kaj femurcedo (en la germana: Schenkelweichen ~en la franca: cederi la jambe ~en la angla: to give way to the leg). Sen propra influigo je la ĉevalo li lernas senti la movojn kaj al ili sin adapti. Ĉar li sidas sen timo sur la ĉevalo kaj pro tio ne estas streĉita, li lernas ankaŭ la sentokontaktojn per la femuroj: Li kapablas ĉiam kontroli kaj direkti la paŝojn de la ĉevalo dum la irado kaj troto. Kiam, je la fino de la instrufazo, li ricevas enmanigita la bridon kaj lernas sidi sur la selo kun piedingoj, li estas sufiĉe sentokapabla por scii, ke je la alia fino de la brido troviĝas vivanta ĉevalbuŝo, kun kiu li neniam rajtas perdi la minimuman kontakton.
Post tia instruado, konsekvence ekzercita dum duona jaro, prezentiĝas bildo, pri kiu rajdinstruisto „ĝenerale” eĉ ne kapablas sonĝi: Rajdkomencanto kun bridoj en trankvilaj manoj sur ĉevalo volonte kaj kviete iranta je la longa brido!
3. Rajdado en la halo kaj en la pejzaĝo
Mi skizas ĉi-tie la idealan kazon. En la praktiko bedaŭrinde ofte okazas, ke la blinda rajdkomencanto estas tro frue envicigita en grupon da komencantoj, ĉar la rajdinstruisto esperas pro tio plifaciligi la lonĝinstruadon. Tio okazas ĉiam je la domaĝo de la blinda rajdanto, kiu, nerimarkite kaj pro tio ne korektite de la instrtuisto, kutimas je maljustaj movmodeloj, kiuj poste nur kun plej granda penado estos korekteblaj. Krom tio, pro pli poste individua instruo li kaŭzas ĝenon je la laboro de la grupo, kaj kaŭzas ĉagrenon, kiu estus facile evitebla.
Novaj malfacilaĵoj, kiuj aperas dum la rajdado en grupo, estas la rajdado en vico unu post la alia laŭ la aŭdopovo, la ĉevalŝanĝo, kaj la memstara rajdado de figuroj je intermiksita rajdado.
La rajdadon unu post la alia laŭ aŭdopovo la instruisto jam povas ekzercadi dum la individua instruado je la fino de la lonĝtrejnado rajdante sur gvidĉevalo. Tiam la blinda rajdanto havas la idealan eblecon koncentrite sekvi la korekte rajdantan gvidĉevalon de la instruisto, sen ĝeno de apudaj bruoj ~eĉsen ordonoj de la instruisto — kaj sen devi tro influi la propran ĉevalon.
Tiurilate mi estas ĉiam denove pridemandate, ĉu ne ĵus ia „gluanto” ne estus la ideala ĉevalo. por blindulo (germane: klebend — angle: nappy — france: rogue). La res-
30 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
pondo estas certa „ne”. „Gluado” estas malbona konduto de ĉevalo kaj mi ne povas imagi, ke ia malvirto de ĉevalo povus havi pozitivan efikon rilate la laboron kun handikapita rajdanto. Idealaj kondiĉoj por la blinda rajdanto estas la korekte instruitaj ekzerĉevaloj pacemaj inter si kaj fidoplenaj al la homoj. Estas grave ankaŭ mencii, ke per tiaj ĉevaloj estas eble, ke la tuta grupo, krom la gvidĉevalo, fojfoje povas rajdi almenaŭ paŝe kaj trote kun la bridoj noditaj je la kolo, sen mangvidado. aĥaŭ
La malfacilaĵo de la ĉevalŝanĝo konsistas en la ĉiam nova adaptiĝo al la ŝanĝantaj paŝlongoj kaj svingimpulsoj de la ĉevaloj kaj de el tio rezultanta nombrodiferenco de paŝoj kaj saltoj je la longa kaj mallonga flanko, laŭ kiuj la blinda rajdanto ofte orientiĝas, por gvidi sian ĉevalon korekte tra la anguloj kaj malpermesi al ĝi tro fruan turni-
on. MO ; La plimalfrue ekzercata sekvado de la gvidĉevalo laŭ aŭdo en grupo de progresintoj kaj poste, kiel plej alta grado, la memstara miksita rajdado, postulas de la blinda rajdanto altan instrunivelon kaj grandan koncentriĝon. Ke tio inkluzivas ankaŭ problemojn de integriĝo estas memkomprenebla. ;
Kiel akompananta helpo la blinda rajdanto bezonas ĉiam denove unuopan instruadon. Se la rajdkorektoj ne multe superas tiujn, kiuj estas donitaj ankaŭ al la vidantaj en la grupo, ili kompreneble okazu ankaŭ tie. Sed se la instruisto konstatas, ke estiĝis malkorektaĵoj, kiuj ne estas „normalaj” rajderaroj, kaŭze de malperfekta lernprogreso, sed estas kaŭzataj de la blindeco de la rajdanto, devas okazi unuopa trejnado. Kompreneble tio postulas lertan okulon de la instruisto. / |
La rajdado en pejzaĝo prezentas ĝenerale malpi da problemoj ol la plej multaj homoj imagas, se la blinda rajdanto estas tiel progresinta, ke li regas sian ĉevalon. Se oni entreprenas la rajdekskurson sur signitaj vojoj kun bonaj terenkondiĉoj, kie la arboj kaj la arbustoj estas laŭbezone tranĉitaj, kaj per tio eliminitaj „la fontoj de danĝero, la unua rajdado fariĝas grandiosa kaj gaja travivaĵo por la blinda rajdanto kaj lia akompananto. Laŭ nia sperto neniu agrikulturisto aŭ vilaĝadministrado estas kontraŭ propraj iniciativoj. Mia edzo kaj mi ofte ekiris kaj liberigis la vojojn sur kiuj ni rajdis kun niaj blindaj kaj malfortvidantaj lernantoj, (mia edzo sur tere per segilo, mi desur ĉevalo per arbotondilo.) | e
Dum rajdado tra nekonata tereno oni devas interkonsenti pri certa terminaro por ŝirmi la blindan aŭ malfortvidantan rajdanton kontraŭ danĝeraj branĉoj. Ni faris tion kun humoro: „profunde plonĝi”, „dekstren plonĝi”, „maldekstren plonĝi”, „longe plonĝi”, „elplongi” ktp. Sed plej sekure estas porti kaskon kun mallevebla travidebla plasta ŝirmilo antaŭ la okuloj. | . |
Rajdante en grupo necesas, ke instruita respondeculo rajdu malantaŭ la blindulo por doni al li la necesan helpon, ekzemple se temas pri antaŭ videblaj abruptaj vojturniĝoj dum plirapida rajdado, aŭ pri malgrandaj saltoj (branĉoj sur la vojo). Se blinda rajdanto rajdas kune kun nur unu vidanto estas ĉiam bona komunikadebleco kaj ne estiĝas problemoj.
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 31
— paĝo 6 de la PDF —
4. Problemoj kaj eblecoj de la integriĝo
Bone preparita blinda rajdanto (per tio mi pensas, ke li devas troviĝi inter la supera triono je kapableco de sia grupo) ne havas pli grandajn malfacilaĵojn esti akceptata en grupo de nehandikapitaj rajdantoj, se:
a) la rajdinstruisto jesas lian ĉeeston en la grupo kaj b) ke li ankaŭ la grupon povas pozitive aktivigi.
Al tio du ekzemploj:
Mi havas la feliĉon, ke mi povas agi kun iu pozitive kunlaboranta instruisto (nome mia edzo), tial de ĉi-flanke ne ekzistas malfacilaĵoj. Iam mi partoprenis dum certa tempo la instruadon de grupo por helpi knabinon ekde mallonga tempo blinda, kiu havis pro tio ankoraŭ grandajn psikajn malfacilaĵojn. Por ne tro ĝeni la aliajn knabinojn, mi rajdis ĉiam malantaŭ la blindulino. Post kelkaj lecionoj iu knabino sen esti petita turnis sin kaj diris al la blinda rajdantino: „Venu, Sabine, ĉi-tie mi estas, rajdu post mi!” Tio estis la unua paŝo al la integriĝo ankaŭ fare de la grupo, je kiu baldaŭ sekvis aliaj, kaj mia partopreno iĝis superflua!
Jen la alia flanko: Junulo, kiu ankaŭ trovis akcepton en rajdsocieto proksime de sia loĝejo, ĉar mi parolis kun la rajdinstruisto, por ke li provu, revenis post kelkaj lecionoj tre malfeliĉa. La instruisto nur unufoje senpacience diris: „Ha, kion vi faras, ĉiam vi intermiksiĝas ĉi-tie!” —kaj la tuta grupo reagis negative kontraŭ li. Li ne plu povis resti.
Al la rajdinstruisto devas esti klare, ke li estu ankaŭ edukisto, kaj tio por ambaŭ flankoj. Al la nehandikapitaj rajdantoj devas esti klarigita, ke ili perdas nenion de sia persona libereco, kiam ili praktikas korektecon, konsideremon kaj helpemon; al la handikapitaj devas esti dirate, ke ili unuflanke ne havas rajtavantaĵojn, aliflanke ili povas kontribui al la reciproka kompreniĝo, sen esti tuj ofenditaj, se ili diras al la nehandikapitaj homoj, kiamaniere oni kondutu sin kun ili kaj kun ilia aparta handikapo.
Kiel konkludo jen lasta ekzemplo:
Tiu Sabine, pri kiu mi jam parolis, pro la fakto, ke sia galopanta ĉevalo flankensaltis ĉe angulo, kaŭzis foje sufiĉe grandan malordon en la grupo kaj eĉ dolorigis rajdintinon. Mi aŭdis iom da grumblado inter la aliaj, sed poste ankaŭ voĉon dirante: „Do, kio estas tio, unue ĝi povus okazi ankaŭ al ni, kaj due, ŝi estas ja blinda.” Kaj ili daŭrigis sen problemoj. Je la fino de la leciono mi rajdis flanke de Sabine kaj diris al ŝi, ke laŭ mia opinio, sendepende de ŝia poŝmona situacio, ŝi devus oferti al ĉiuj limonadon aŭ glaciaĵon. La unua reago de Sabine estis kolero. „Kial do, mi ne kulpas, mi estas ja blinda.” — Mi klarigis al ŝi precize, ke ŝi tamen iom kulpis, ĉar la afero ne estus okazinta, se ŝi pli bone estus reginta la ĉevalon, kaj due blindeco absolute ne estas kaŭzo por ne pardonpeti pro propra mallerteco, kaj kiel ĉiu alia per afabla gesto esprimi dankemon pro la kamaradeco de la aliaj. Sabine sekvis mian konsilon; kaj mi opinias, ke tiuj dudek minutoj, dum kiuj ili komune trinkis limonadon en la rajdgastejeto, estis vera helpo al plibonigo de interkompreniĝo.
Se mi sukcesos, ke en niaj rajdejoj vidantaj, malfortvidantaj (viddebitaj) kaj blindaj
32 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
rajdantoj ne nur toleras sin reciproke, sed ankaŭ lojale kaj kamaradece kunsportas, tiam, mi opinias, ni atingis nian celon.
Adreso de verkistino: Ellnor Stern Oberstudienratin an Sonderschulen Schule fir Blinde und Sehbehinderte Hamburg, Neuer Weg 8 2083 HALSTENBEK
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 33
— paĝo 7 de la PDF —
Internacia Lernejo en 1987
La estraro de ILEI kunsidis en Sintra dum la 17-a konferenco 5-foje kaj traktis plurajn kurantajn aferojn de la Ligo kaj diskutis kelkajn novajn paŝojn. IPR raportas.
1. Fakte, IPR nun. havas ideon pri tio kio estas longa akuŝo. ILEI posedas novan statuton! La klopodoj retroiras ĝis la konferenco en Lokarno.
La ĝenerala sekretario d-ro Dazzini kunportis grandan stokon de 4 0000 ekzempleroj. La statuta teksto estas presita en Italio en la formo de faldprospekto. Feliĉe ĝi ne estas tro dika. Ĉiu paĝo entenas 4 kampojn disigitaj per faldo. La novaĵo estas ke krom la kutimaj paragrafoj nun estas aldonita regularo.
La estraro konsideris la proceduron kiel disdoni la statutojn. Kvankam la elspezoj por la presado ne estas tro altaj tamen ĝi opiniis, ke la kostoj ne ŝarĝu entute la ligan kason — pro estontaj elspezoj (Jubilea Jaro!).
Ciu sekciestro ricevos unu ekzempleron senpage poste li mendu la deziritan kvanton kontraŭ pago ĉe la kasisto de la Ligo, sinjoro Andreasson. La prezo por unu statutkopio egalas al la kostoj: eltenebla por ĉiu sekcia kaso.
La estraro krome sugestas traduki la statuton ankaŭ nacilingve, ĉar ĝi same povos servi kiel informilo kaj varbfolio informante pri la celoj kaj taskoj de la Ligo.
2. ILEI disponas nun pri faldprospekto por informaj celoj. Ĝi estas flava aŭ ruĝa: alparolataj estas Esperanto-parolantaj anoj de pedagogaj profesioj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de nia Ligo.
La faldprospektoj prezentas fronte la nomon de la Ligo kaj laŭpaĝe la adresatojn, celojn kaj intencojn pri IPR, membrajn landojn, okazintajn konferencojn, pri Interŝanĝada loĝa-servo, dorse oficialajn adresojn.
Sed same grave estas atingi la reston de la pedagogia mondo: t.e. informi kaj varbi la gekolegojn nekonantaj la Internacian Lingvon.
La estraro esprimis sian konvinkon ke unu relo al la celo estas la premo de la instruistaro. La faldprospekto disvolvas sian plenan efikon, se ili estos haveblaj same en nacia lingvo.
La alia relo por konstrui la „Esperanto-domon” en la publika lernejo estas la gelernantoj. Tiurilate la estraro baldaŭ konigos ĉi-loke siajn ideojn.
34 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
3. Estas notinde alia intenco de la estraro, celante aranĝi servan reton por membroj de ILEI. Kiel unua paŝo estas nominda la Interŝanĝada loĝa-servo. Jam estas dissenditaj demandiloj al la sekciestroj. Ili estas petataj pludoni ilin al la membroj.
Se la estraro disponas pri taŭga nombro de ofertantoj, estos eldonita adresara listo pri ILEI-anoj pretaj disponigi post reciproka interkonsento senpage privatajn ĉambrojn al vojaĝantaj ILEI-anoj.
Ĉiuj interesitoj turnu sin al landaj sekcioj.
Averto: La loĝa servo validas nur por membroj!
4. La estraro decidis pri la konferencoj por 1984 kaj 1985. ILEI estos 1984 en Jugoslavio kondiĉe ĝi ricevos respondon ĝis la 1-a de Decembro ĉi-jare. La planita toko nomiĝas Skofja Loka.
1985 okazos la konferenco en Germanio en la urbeto Konigswinter senpere apud la Rejno. Ĝi estos tempe tiel datita ke unu aŭ du tagoj poste komenciĝos la UEA-kongreso en Augsburg.
5. Laestraro konfirmis sian decidon organizi okaze de la Jubilea Jaro en 1987 Interna-
cian Lernejon por demonstri ke infanoj venantaj el diversaj lingvaj medioj kapablos partopreni kaj apliki dum la instruado aŭ dum liberaj aktivecoj la Internacian Lingvon Esperanto.
La estraro de ILEI emfaze alvokas ĉiujn sekciojn kaj membrojn tre favore dediĉi sian atenton al tiu grava publika manifestacio, disponigi sian kunlaboron aŭ helpon, kaj esti preta aktive partopreni kiel ra ein zo uzante Esperanton en Internacia gekolegaro.
La Internacia Lernejo unuigu 80 ĝis 90 infanojn inter 10 kaj 14 jaroj kiuj lernis almenaŭ du lernejajn aŭ kursajn jarojn la lingvon. Speciala informilo estas havebla far la prezidanto.
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 35
— paĝo 8 de la PDF —
Modernigita lernejo postulas ankaŭ novan instruiston
Jozo Mareviĉ
Resumo
Gravaj sciencaj malkovroj kaj teknikaj novecoj kaŭzas iomete ŝanĝigitan vivmanieron kaj studadon. Interalie la homo devas subigi la teknikon kaj sciencnivele alkutimiĝi al ĝi. Same tiel, li devas utiligi la riĉajn fruktojn de la moderna tekniko kaj uzi ĝin en la klerigprocedo.
En tiaj novaj kondiĉoj la homo sentas sin devigita ankaŭ lerni kaj klerigi sin post la orde finita studado, por ke li povu sukcese labori kaj pli kontente vivi.
La moderna teknologio estas kaŭzo kaj konsekvenco de la permanenta klerigo. Tial meminstruiteco kaj daŭrigo de studado kadre de variaj vidpunktoj de la permanenta klerigo estas ankaŭ por la instruistoj bezono kaj devigo. Nur tiamaniere la lernejo „nobligas” nian nunecon kaj garantias al ni kaj al nia estontaro pli bonan kaj pli feliĉan estontecon.
Iomete ŝanĝita rolo de la instruisto
Problemo pri la klerigo de instruistoj neniam estis tiel aktuala. Ŝanĝoj de instrumetodoj kaj -formoj, kaŭzitaj per ŝanĝoj kaj evoluo de la novaj teknikaj iloj, postulas ne nur plilarĝigon de la profesia klerigo de instruistoj per ĉiam pli novaj sciigoj kaj enhavoj, sed ankaŭ studadon de la novaj specialistaj fakuloj: programeroj, pedoteknikistoj k.t.p. En la lerneja reformo, kiu senĉese, pli aŭ malpli evidente, ĉeestas kaj devas daŭri, jam delonge estas klare, ke tiu reformo ne sukcesos sen adekvata plua kapabligo de instruistoj. Tion postulas iomete ŝanĝigita rolo de la lernejo, novaj eltrovoj kaj povegaj eblecoj de scienco kaj teknologio. Sen la perfekta kono de la moderna tekniko kaj ĝiaj agado kaj efiko, la instruisto ne povas efike kaj sukcesplene uzi ĝin. Eblas aktivigi ĉiujn perceptajn sferojn de la lernanto nur per la regula apliko de instruiloj.
Malgraŭ ĉiuaspekta tekniko kaj multnombraj iloj, rolo kaj signifo de la instruisto dum la eduk-kleriga procedo restas neanstataŭigebla. „La instruisto estas centra figuro en la instruprocedo, ĉar kvalito de la klerigo, kiun li donas al la gelernantoj, kernosence dependas de liaj kapablecoj kaj valoroj. Ne ekzistas pli produktiva investado
36 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
ol tiu, kiun oni investas en la klerigon de la instruistoj. La ŝtato plej malbone farus, se ĝi ŝparus je tiuj, al kiuj konfidas la plej grandvaloran riĉaĵon — konscion de sia junularo. Se ni deziras, ke la eduko kreas tiun kategorion de homoj, kiu estas urĝe bezonata al moderna socio, estas esence plialtigi la ĝeneralan standardon de instruistaro kaj klerigon de la instruistoj, ĉar la eduko ne povas sen risko kaj serioza disreviĝo daŭrigi la ĝisnunan rekrutadsistemon de instruistaro, kiu restas sen kvalifikoj por la instruista laboro.”! Ĉi tiuj vortoj sonoras kiel lamentado super la urĝa problemo pri manko, eĉ ega manko de bona kaj sufiĉa instruistaro. Nuntempe preskaŭ signifas ion la malnova proverbo: Quem dii oderunt, paedagogum fecerunt (dioj damnis tiun, kiun ili elektis pedagogo). Tamen dum profesiaj idealoj de edukistoj, en multaj landoj ilia standardo estas endanĝerigataj?, junaj homoj, kiuj decidiĝis al la instruista profesio, bezonas pli multe da morala fortigo kaj materiala apogo.
La ŝanĝigitaj kondiĉoj en la instru- kaj lernoprocedo devigas la instruiston, ke li, ĉirkaŭrigardante al medio, en kiu li agadas, kaj al sia ĉiutaga laboro, kontribuu fruktodone kaj intense al la pliriĉigo de la instruprocedo, ekkonu, komprenu kaj superregu eblajn kontraŭdirecojn kaj ke li en supervenkado de tiuj kontraŭdirecoj eltrovu kvalite novajn instrumetodojn. En tio respeguliĝas dialektika didaktiko, kiun grandparte kondiĉigas la ege evoluanta scienc-teknika ekspancio. Tial ne surprizas opinio de la unuopaj pedagogoj, ke „nova rolo de la instruisto estas la iĝanta pli dialektika ol didaktika”.3 En novaj kondiĉoj la instruisto „devas esti taŭga sukcese stimuli progreson de la aliaj kaj aprobi juĝon pri sia propra prospero. Informfontoj, motivoj kaj metodoj estos lia devizo. Ni konas ege malmulte da manieroj por inciti motivaĵon, ĉar la klasikaj teorioj pri la edukado ne interesiĝis pri la infano, studento, plenkreskulo, tiucele, ke funkcio de la lernantaro transformiĝu en la funkcion de animatoro. De tie kapitala signifo de la vera motivaĵo, kiu gvidas al progreso.”“
En ĉiuj landoj kaj edukaj medioj sentiĝas latenta bezono de la inaŭgurado de multimediuma principo. La argumentado favore al tiu principo ne necesas. Akompanie al tio la permanenta klerigo de instruistoj ege urĝas, ĉar ilia konigo kun inovacioj, novaj metodoj kaj moderna teknologio praktike serĉas solvadon. En Svedio, ekzemple, estas regule organizataj somerkursoj, kiujn jare vizitadas pli ol 15 mil instruistoj. Simila praktiko regas en Usono, kie ĉe universitatoj estas malfermitaj someraj lernejoj por instruistoj, kiuj daŭras po tri semajnoj.“ Refreŝigo (refreshing) kaj plilarĝigo de la akiritaj konoj, konigo kaj sciigo de la plej novaj atingaĵoj en fako, pedagogio, metodiko, psikologio kaj kleriga teknologio, devus ekesti unuarangaj taskoj kadre de la permanenta klerigo de instruistoj.
La empiriaj esploroj pri persono kaj studado akcentas la interrilatojn de la lernado kaj persontipo ĉe instruistoj kaj lernantoj. „La instruistoj, ne nur lernantoj, devas agnoski bezonon de la antaŭenigo de sia propra progresado kaj intelekta nivelo, por ke ili povu kontentiĝi per sia sendependeco, emocia maturiĝo kaj eklernu sukcese utiligi proprajn erarojn kaj sukcesajn agojn.”
La instruisto devas esti al la lernanto ĝusta spegulo kaj ĉefargumento pro la vero, kiun li predikas. La fama John Locke diras iuloke, ke instruoj restas senfruktaj, se ili ne estas atestataj per vivekzemploj. La instruistoj plej efike influos al la lernantoj, se ili
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 37
— paĝo 9 de la PDF —
senĉese lernas kaj preparas por siaj lernantoj ĉiam ion nova. Por la malnova lernejo la progresemaj roomin antaŭvidas baldaŭan definitivan finon. „La instrustrukturo
mem rompiĝos premita de la novaj imperativoj. Ŝablonigo, tempa kaj loka, devas esti
; ; sr ske . : Antaŭlerneja ĉesigata, se oni klopodas, ke la hodiaŭaj kaj morgaŭaj lernantoj profitu progreson en p klerigo sia plena individua ritmo… Studobjektoj kaj enhavo de la instruhoroj devas esti reviziitaj. La diplomatribuo okazos laŭ novaj kriterioj.”” Ŝanĝendaj estas ne nur eduka v kaj kleriga medio sed ankaŭ nia konduto kaj nia morkonformeco. Temas evidente pri Ar ĉiuflanka ŝanĝo de ĉiuj subjektoj en la eduka kleriga procedoj. Nv La permanenta klerigo estas monda evolustrategio Elementlerneja La instruisto devas senĉese klerigi sin, por ke lia helpo ekestu al la lernanto adek- klerigo
vata, kompleta kaj konvena. Iam lernitaj konoj ne povas batali kun la povega socidinamikeco, sciencevoluo kaj dialektikaj ŝanĝoj, ĉar „la homo kiu vivas legante ĉiam la samon, perdas pensadkapablecon” (E. Carpenter). Combs substrekas, ke la instruistoj ankaŭ estas individuistoj, kiuj devas posedi memdisciplinon kaj neriproĉeblecoj. Tiuj ecoj restas la instruistaj ankaŭ en la nova lernejo. Estas akcentata bezono, ke la instruisto „iru survoje de la moderna pedagogio, kiu iusence estas sintezo de la tradicia kaj nova kaj ne konfuzio.”” Tiu sintezo ne estas samtempe kompromiso de juĝoj, deziroj kaj profesi-kulturaj bezonoj. La sintezon simple devas reflekti la instruista sinteno al revena kaj permanenta klerigo kadre de la globala koncepto pri permanenta kaj dum viva klerigo.
La permanenta klerigo havas gravan rolon en la vivo kaj laboro de ĉiuj homoj (figuro 1). Pro la instruistaro ĝi estas gravega, ĉar ĝi „signifas finon de la supraĵa enciklopedismo, eliminon de analfabetismo kaj de stereotipa kono”.!” Laŭ B. Schwartz la revena klerigo estas „rimedo kiun la homo akceptas en la variaj periodoj de sia vivo, en variaj stadioj de sia evoluo rilate al diversaj privataj kaj sociaj funkcioj, kiujn li plenumas en la socio”. Ĝenerale „la revena klerigo estas esprimo kaj bezono de la esploroj de la lernejo por renoviĝi maldungante obeon al la estinteco, realigante „purigon” de la nuntempeco”.!”
Jam la granda pedagogo J.A. Komensku skribis pri egalaj bezonoj de „vivo kaj ; lerno”, ĉar la lernado estas vivdaŭra bezono. „Kleriga estas socia procedo. „Klerigo L
Revena klerigo
Mezlerneja « » klerigo
ĝ
Altlerneja klerigo
=
Alikvalifikado kor
| |
-LABORSFERO
KLERIGSFERO : PERMAJENZA KEURIGO ŝĴ N
estas evoluo. Klerigo ne estas preparo por la vivo; ĝi estas la vivo mem.” (John Dewey) Klerigo havas sian komencon kaj pravigon en homaj politikaj, sciencaj, kulturaj kaj teknologiaj bezonoj. Tial ĝi devas esti temo de pli larĝaj sociaj esploroj. Sed la limoj
de pedagogiaj esploroj ne estas klare dispartitaj de aliaj sciencaj disciplinoj. La nun- .
tempa teknologia evoluo kaŭzas tian interdisciplinan sciencan kunlaboron, kies rezul- — Specialigado fm an rmos tojn utiligas la hodiaŭa pedagogio tiugrade, ke povas profiti, laŭ bezono kaj ebleco,
homo sapiens, homo faber, homo technicus kaj homo politicus. Tiamaniere, klerigo V
havas sian kaŭzon en kulturaj, sciencaj, teknologiaj kaj litikaj sferoj kaj troviĝas en la centra fokuso de vivagadoj. Klerigo tiel estas vivintegra eco de la homo (vidu figuro 2). Kiel nova pedagogia fenomeno, la permanentaj aspektoj de la klerigo ne nur altiras fakulojn ekster la kleriga sfero, sed ankaŭ tiu permanenta klerigo iĝas hodiaŭ iaspeca Figuro 1: Integriĝo de labor- kaj klerigsfero obsesio.
| IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 39 38 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
EE] A uu
— paĝo 10 de la PDF —
POLITIKAJ KULTURO SCIENCOJ
Homo politicus
Homo technicus
Homo sapiens
SCIENCO TEKNOLOGIO
Figuro 2: Klerigo en fokuso de homaj politikaj, kulturaj, sciencaj kaj teknologiaj bezonoj
Pro diversaj socio-politikaj sistemoj oni varie pritraktas la (permanentan) klerigon. La formoj de la permanenta klerigo povas esti ankaŭ nur korektilo de la sociaj diferencoj. Dubo tute ne ekzistas pri tio, ke ĝi senprokraste devas esti ilo por internaciigo de la homaj rilatoj kaj por la realigo de pli humana mondo. „Gi nuntempe prezentas la grandan esperon. Tiu espero kuŝas sur kredo je homo, sur kredo je lia kapableco iĝi plenkreska, eĉ iĝi respondeca por siaj pensoj, siaj sentoj kaj siaj determinoj.”
Kleriga teknologio estas unuaranga helpo al la instruisto Nuntempe jam ekzistas multego da faka literaturo pri taskoj, utilo kaj efikeco de la
moderna kleriga teknologio kaj pri taskoj de la amasaj komunikiloj en vivo kaj klerigo. El la vidpunkto de pedagogio, tiu literaturo ankoraŭ ne sukcesis elimini skeptike-
40 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
con de la instruistoj je la nuntempa kleriga teknologio,” kio malfermas apartan pedagogian problemon. Ĝis hodiaŭ, ekzemple, nek televido nek radio ne troviĝis en la instruprogramoj de plejparto da landoj.!“ Tiu fakto tute ne strangas, se oni scias, ke „multaj instruistoj opinias, ke la televido misformas la realan mondon; la aliaj eĉ asertas, ke la televido eĉ gloras la antisocialan konduton, iniciatas kriminalecon kaj malvirtojn.”5 Kial la instruistoj malŝatas uzi la klerigan teknologion, kial ili kritikas ĝin, eĉ bagatelumas? Multaj deziras komforton, kaj tiusence ĉiuj inovacioj maltrankvilas vivon kaj labormedion, la aliaj timas uzi ĝin, kelkaj tute ne komprenas, kiam kaj kiel utiligi la modernan teknikon dum la instruprocedo. Sed oni ne povas malatenti praktikajn postulojn de nia ĉiutageco. Tiun problemon substrekas M. Norman kaj James F. Porter: „La esenca problemo kiu apudestas al ĉiuj klerigaj sistemoj estas tiu inter teorio kaj praktiko, inter idealeco kaj aktualeco, inter mito kaj realeco.” Koncerne la postulojn de la nuntempa teknika progreso, la lernejo devas kontentigi dezirojn de la familio, esperojn de la lernantoj, kaj postulojn de la socio. Tial estas nepra „epistemologia spirito” de la instruisto (Piaget). Je tio devas esti rekonebla la moderna lernejo. Foresto de la moderna tekniko dum la eduk-kleriga procedo absurdas ĉiuflanke. Ne uzante ankaŭ en la instruprocedo la plej modernajn instruilojn, la lernanto, la homo sentas sin detranĉita de la realeco, de vivo, de normala kurado.. Homo faber regante kaj koncernante modernan teknikon, realizas regnon de la libereco, rezignas pri regado super volo kaj konscio de la aliaj, kio absolute garantias regnum hominis. Por tiuj celoj nepra estas instruista preteco prepari sin kaj „sanktejon” de la lernejo al nuntempaj kaj futuraj mirakloj de la tekniko. Kiamaniere ni estas pretaj ambaŭmane kaj vole ekpreni tiujn miraklojn? Jen ekzemple, kion opinias la subjektoj de la kleriga procedo, instruistoj kaj lernantoj pri la komputilo? Fare de kio oni devas uzi la komputilon en la instruado? La demando”
„Komputilo en la instruado estas: tekstas la respondoj de la
lernantoj instruistoj — nekomparebla perilo por la sukcesa instruado 31,390 2290 — necesa instruilo 51,590. 41,590 — malutila por la lerno- kaj instruprocedo 45190 1990 — ludilo 12,490 1890
Trarigardante la respondojn de la instruistoj, strange sonoras la fakto, ke 1990 de ili pritaksas la komputilon malutila por la lerno- kaj instruprocedo. Ĉu estas normale atendi tian grandan diferencon en la rezonado de instruistoj kaj lernantoj pri la instruenhavo? Laŭ la esploroj priskribitaj en iu magistra laboro (Dragica Suljagiĉ: Komparo
mase
“ Laenketo estis farita kaj prilaborita komence de la jaro 1981 en Zagreb. Koncerne la bazan aron, ĉiu 30-a lernanto (entute 1 000) kaj ĉe instruistoj same tiel ĉiu 30-a (entute 300) estis enketitaj. Ĉi tie ni citas nur unu el la demandoj.
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 41
— paĝo 11 de la PDF —
de la efikeco en la instruado pere de la komputilo kaj la klasika instruadprogramado, Zagreb, 1979, p. 29) inter 48 gelernantoj 39 respondas, ke la instruhoro per la kompu-
tilo estas pli interese ol klasika instruhoro. Post unu instruhoro pere de komputilo la lernantoj ĉi-sekve signifis laciĝgradon de 0
ĝis 5:
12 15 6 10
o IN L~ Lo Ut vn |w
12 lernantoj konsideras, ke la instruado per la komputilo tute ne lacigis ilin, 15 lernantoj opinias, ke ili malmulte laciĝis dum tia lernado kaj nur 3 gelernantoj estas konvinkitaj, ke la instruhoroj ‘dum kiuj estas plejparte uzata komputilo, lacigas ilin. Pli bone estas tio klara en iliaj respondoj al la demando: „La instruado (lernado) per la komputilo estas:
— tro facila (9 lernantoj jesas)
— meze malfacila (35 lernantoj elektas tiun solvon) — malfacila (4 lernantoj respondas tiel)
— tro malfacila” (neniu tia respondo)
La demandon „Ĉu mankas al vi senpere helpo de la instruisto dum tia instruado?” 24 lernantoj (5096) jesas.
La demandon: „Kio plej multe plaĉas al vi en la instruado per la komputilo?” la lernantoj respondis jene: „Al mi plaĉas precizaj klarigoj”, „Mi ĉiam scias, kiam mi eraris”, „Memstara aliro al la konkludoj.”…
Tiu eta enketo argumentas, ke la opinioj pri la komputila instruado disiras. Sed, revenante denove al la respondoj de la instruistoj, ni ne povas preterlasi iliajn respondojn. Ĉu estas normale, ĉu tute estas atendate, ke 1896 de instruistaro konsideras, ke la komputilo estas ludilo? Se estas tute normale atendi, ke 1290 de lernantoj opinias pri la komputilo la samon, ni devas senti nin dum nia (malprogresa) nuneco iomete hontitaj, ke ekzistas la homoj kiel rekta alfronto preskaŭ al ĉiuj novecoj tie kie oni tute ne povas atendi tion. Se tia situacio regus en unu sola loko, en unu kolektivo, ne maltrankviliĝus. Oni povas konkludi laŭ esploroj, enketoj en multaj lokoj kaj personaj interparoloj kun alilandaj gekolegoj, ke la sama situacio estas en ĉiuj landoj kaj medioj.
La moderna teknologio ne minimaligas la instruistan rolon sed ĝi pli ege akcentas tiun rolon. Utiligante moderne la teknikilojn, la instruisto posedas gravan eblecon aktivigi kaj „bombardi” sensorganojn de la lernanto kaj tiamaniere li pligrandigas
memorkapablecon kaj malpliigas faktoron de la forgesado, subkondiĉe ke la kleriga teknologio estas uzata adekvate, konvene, celtrafe kaj pripense. Ankoraŭ ne ekzistas instruilo aŭ instrumetodoj, kiuj povus preni sur sin la ĉefrolon de instruisto aŭ kiuj liberigus la lernanton de laciĝo dum akiroj de la novaj scioj. Tial la instruista rolo sence de konsilado, orientigado kaj koordinado dum la lernoprocedo kaj de selektado de la scifontoj estas ege akcentata eĉ en la tempo de la plej moderna teknologio, kiu ofertas
42 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
E Po helpon. El la pedagogia aspekto, optimuman instruadon prezentas komremas s p. kaj aŭtomato (teknikaj iloj) sub la kondiĉo, ke ĉiu plenumas korekte ; n primo i estas ĉe la tekniko sence de la kvanto kaj ĉe la instruisto sence de la kva- = la maŝino estas atribuita rapideco, kaj al la homo organizado. Manoj [I Wi q akirado de novaj scioj kaj en optimumigo de la modernaj inpeto J kaj apliko de plej modernaj iloj, la instruisto evitos eblajn vakuojn kaŭziji e la povega evoluo de scienco kaj teknologio. Samtempe li tiel plej bone helpos al siaj lernantoj, ĉar en tia aktiveco konsistas la (permanenta) klerigo de instruisto, kiu estas celdirektata „al helpo de la lernantoj dum akirado de lerteco, ekkonoj kuŭmiĝoj, konceptado, mondkoncepto, kio ebligas al ili pli grandan intereson bie lernado”.”” Bona kaj sperta instruisto batalas por la scivolo de la lernanto, ĉar la rolo de kuratoreco transformiĝis en la „puran” rolon de instruado.“ Aliflanke senco de instruado ne konsistas nur en la scitransfero, sed ankaŭ, kiel diris Alfred N Whitehead en la metamorfozo de knabo en la povegan homon. aki
Neniu pedagogo asertas, memkompreneble, ke la moderna tekniko estas kleriganta = a sinj En ĝi devas esti enkonstruita la didaktika funkcio, por ke ĝi ekestu klerireraĝi oi lvi» de kelkaj faktoroj, sed la ĉefa, la nekompareble plej grava estas
La instruisto nuntempe ne povas esti lasita al si mem, al sia ĉiutageco, detranĉita de la aliaj fakaj rondoj. Li ne povas progresi sen kunlaboro kun aliaj samfakuloj sen la daŭra agado en fakaj aktivoj, sen iama vizitado de laborseminarioj, sen la orda legal de fakrevuoj. Li estas devigita ŝanĝi spertojn kaj serioze plenumi “ajn taskojn. „Instruado ne estas spektaklo. Kion instrui, kiamaniere, kiunivele, ne povas „a demando de momento aŭ de unuopulo.”!” Kreiveco estas propreco sed la instruprogramoj tamen estas komuna afero.
Kiel daŭrigi la studadon, kiamaniere multobligi sian scion kaj perfektigi ĝin, cerbumas diversspecaj fakuloj. Variaj vidpunktoj de la permanenta klerigo estas perfektigataj je distanco. Estas eksperimentataj ankaŭ tiuj klerigformoj por la instruistoj,” ne kiel provŝarĝo, sed kiel sukcesplena kaj nepra praktiko. Kian lernejon ni kavio dependas de la socio kaj de la instruistaro, ĉar ambaŭ batalas por pli feliĉa estonteco. Laŭ Fichte, kia estas socio, tian lernejon ĝi havas.
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 43
— paĝo 12 de la PDF —
REFERENCOJ (Literaturo)
1. International Conference on the World Crisis in Education, Williamsburg, Virginia, 1967, Teacher in the World 5-9.
2. Alberto Granese, Dijalektika odgoja, Skolska knjiga, Zagreb, 1978, p.22.
3. B.G. Messialas ĝt J. Zevin, Kreativitĝt im Unterricht, E. Klett Verlag, Stuttgart, 1969, p. 36.
4. James Lynch, Education permanente et la formation du personnel de l’Education, IVE monographie 5.
5. Recent Trends in Teachers Recruitment, OECD, paris, 1974, p. 20-26.
6. J.B. Thomas, The Self in Education, NFER Publishing Company, Oxford, 1980, p.15.
7. Georges R. Boulanger, Kibernetiĉka pedagogija, en la libro Izazov kibernetici, Centar za druŝtvene djelatnosti, Zagreb, 1971, p. 223.
8. A.V. Combs, Teachers too are individuals, en la libro The Self in Growth, Teaching and Learning, Inglewood Cliffs, New Jersey, Prentice Hall, 1965.
9. Georges Snyders, Pĉdagogie progressiste, Presses Universitaires de France, Paris, 1975, p.12.
10. Teresa R. Agrusti, la ricera didattica, Le Monnier, Firenze, 1978, p.24.
11. C. Russo, Descolarizzazione, educazione permanente e educazione popolare, en „Annali della Publica Instruzione”, Firenze, Le Monnier, XXI, numero 1, januaro 1975.
12. Paul Lengrand, Introduction a l’€ducation permanente, UNESCO, jugoslava traduko, Beograd, BIGZ, 1976, p.88.
13. Dieter Baache, Medienerziehung-Medienarbeit, en „Medien £t Erziehung, Minchen, 1979, numero 4, p.194.
14. Walter Menningen, Fernsehen, Unterhaltungsindustrie oder Bildungsinstitut, W. Kohlhammer, Mainz, 1971, p.124.
15. Vernon S. Gerlach kaj Ronald P. Ely, Teaching and Media, Prentice Hall Inc., Inglewood Cliffs, New Jersey, 1980, p.354.
16. Norman M. Coble kaj James F. Porter, The changing role of the teacher, UNESCO, Paris, 1977.
17. Eric Hoyle kaj Jacquetta Megarry, Professional Development of Teachers, Kogan Page, London/Nichols Publishing Company, New York, 1980, p.284.
18. Handbook to the University of Oxford, Clarendon Press, 1963, p.288.
19. Terry Page kaj QuentinWhitlock, Educational Technology Twenty Years On, Kogan Page, London/Nichols Publishing Company, New York, 1979, p.182.
20. H.G. Haagmann, Zur Didaktik des Fernunterrichts, Stuttgart, Ernst Klett Verlag, 1970.
44 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Fakultativa Fremdlingva Instruado en Bulgario
(en la sepa klaso)
Laŭ la programo de la Ministerio pri Popola Klerigo en Bulgario por la sepa klaso de la Unueca Politeknika Lernejo (bulg. ESPU), aperinta en aparta libreto en 1979 kaj dissendita al ĉiuj lernejestroj, oni antaŭvidas po du instruhoroj semajne de fremdlingva instruado. En ĝi kiel fakultativa instruado estas indikitaj interalie jenaj studobjektoj: angla, franca, germana kaj rusa lingvoj. Pri la instruado de la rusa lingvo ni ne okupiĝos, ĉar ĝi ne estas instruata en tiu klaso kiel unua studjaro. Do ni trarigardos la programon de la fakultativa instruado de la angla, franca kaj germana lingvoj en sepa klaso de ESPU.
Por ĉiuj tri fremdaj lingvoj estas antaŭviditaj po 66 instruhoroj jare distribuitaj laŭ la instruplano jena: angla Enkondukaj lecionoj parolaj
Enkondukaj lecionoj kun legado/skribado Nova lingva materialo
Ekzercoj kaj konversacioj
Ĝeneraligaj ripetaj lecionoj
Finjara ripetado
Entute
franca Enkondukaj lecionoj parolaj Enkondukaj lecionoj kun legado/skribado Nova lingva materialo Ekzercoj (parolaj kaj skribaj) Ĝeneraligaj ripetaj lecionoj Entute
germana Enkondukaj lecionoj parolaj Enkondukaj lecionoj kun legado/skribado Prilaborado de legaĵoj Gramatika materialo kun ekzercoj Ekzercado kaj ripetado Entute
Por ĉiuj fremdaj lingvoj estas notita leksiko ĉirkaŭ 250 novaj vortoj kaj esprimoj inkluzive la vortojn en la enkondukaj lecionoj.
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 45
— paĝo 13 de la PDF —
La kapabloj pri parolo, legado kaj skribado efektiviĝas sur la bazo de jena tematiko:
. Interkonatiĝo, familio (ang., fr., germ.).
. Lernejo, klasĉambro, lernhelpiloj, leciono (ang., fr., germ.).
. Hejmo, taga reĝimo, hejma laboro (ang., germ.).
. Tempo, horloĝo, semajnaj tagoj, monatoj, sezonoj (ang., fr., germ.). . Festoj, naskiĝtago (ang., germ. — aĉetado).
“LODO ~-
Ni preterlasas la lingvan materialon (fonetiko, morfologio, sintakso) al la koncernaj lingvoj, sed ni volas atendigi, ke en neniu fremdlingva instruado en lernejo oni donas la tutan gramatikon dum la unua studjaro. Iuj aŭtoroj de lernolibroj por lernejanoj tamen opinias, ke (ĉar la Esperanto-gramatiko estas fac ila!) oni rajtas doni la tutan Esperanto-gramatikon dum la unua studjaro.
Trastudinta la suprajn datojn por la fremdlingva instruado en la sepa klaso de ESPU en Bulgario ni“ proponas jenon:
Esperanto Enkondukaj lecionoj parolaj 4 Enkondukaj lecionoj kun legado/skribado Nova lingva materialo 15 Parolaj kaj skribaj ekzercoj 3. Kuranta (6) kaj finjara (3) ripetado o Entute 66
Novaj vortoj kaj esprimoj: ĉirkaŭ 350.
Ni proponas 100 vortojn pli kompare kun la aliaj fremdaj lingvoj, ĉar laŭ nia opinio la alproprigo de la Esperanto-leksiko estas pli facila ol de kiu ajn nacia lingvo. Krome iuj aŭtoroj asertas, ke nur la NOVAJ VORTOJ (sen la novaj esprimoj) devas esti minimume 50015
La kapabloj pri parolo, legado kaj skribado efektiviĝu sur la bazo de jena tematiko (kiun proponas al ni la unuaj dekkvar lecionoj de la nuntempe uzata lernolibro en la lernejoj):1. Familio, interkonatiĝo.
2. Lernejo, klasĉambro, lernhelpiloj, leciono.
3. Hejmo, taga reĝimo, hejma laboro.
4. Tempo, horloĝo, semajnaj tagoj, monatoj, sezonoj. 5. Homa korpo, (mal)sano, sporto.
6. Aĉetado, korespondado, laborbrigado.
umi x ni-t.e. Marin Bacev kaj Mihail Elenov (elstara lektoro de Esperanto).
“» Fakteen la nuntempe uzata lernolibro en la lernejoj (de aŭtora triopo) estas notitaj pli ol 511 novaj vortoj (la nombro ne entenas la novajn vortojn donitajn por klarigi proverbojn aŭ gramatikajn regulojn).
Marin Bacev (metodikisto de Esperanto ĉe BEA)
46 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Tamen evidentiĝas, ke ni devas proponi al la Ministerio pri Popola Klerigo la ellaboron de nova Programo pri Esperanto-instruado konsideratan kun la novaj postuloj de fremlingva instruado kaj posta kompetentaj personoj ellaboru novajn lernolibrojn por la la kaj 2a (kaj eventuale por 3a) studjaro por la diversaj aĝgrupoj (ĝis 4a, 8a kaj 11a/12a klasoj).
IPR-Internacia Pedagogio Revuo — 1983 — 47
— paĝo 14 de la PDF —
9-a Internacia Printempa Semajno en Grĉsillon 3-a ĝis 9-a de aprilo
Malgraŭ malbela vetero, tiu semajno bone disvolviĝis dank’al riĉa programo kaj efika kunlaboro inter la gvidantoj kaj la partoprenantoj.
Tri kursoj okazis matene. La 8-10jaraj infanoj parolis, gestis, desegnis, kantis kun Frederic LE MAGADURE. La 11-15jaraj infanoj laboris kun s-ino K.mie MARKA- RIAN kaj iniciatiĝis pri la kalkulo per sorobano, japana kalkulilo. La junuloj kaj plenkreskuloj, sub la gvidado de Raif MARKARIAN, ĉefe praktikis la lingvon traktante tre diversajn temojn: atletismo, la urboj Hennebont en Bretonio kaj Jimena de la Frontera en Andaluzio, Esperanto aŭ la angla kiel solvo de la lingva mondoproblemo, muziko, hejmedukado en Britujo anstataŭ lerneja…
Posttagmeze, la partoprenantoj laŭvice ĉeestis unu el la tri proponitaj aktivecoj: origami aŭ paperfaldado (K. Markarian), ornamado per fadenoj (M. Tabel), ludoj kaj teatraj improvizaĵoj (J. Goddard). Je la 17-a, preskaŭ ĉiuj retroviĝis por lerni britajn dancojn kun Raif Markarian.
Dum a vesperkunvenoj la gejunuloj prezentis kvazaŭajn televido-elsendojn: ĵurnalistoj donis informojn pri la ĵus pasinta tago, akceptis invititojn kaj prezentis la diversajn programerojn: kantojn, dancojn, skeĉojn.
Ankaŭ la vizito al kaprinbredejo kaj fromaĝfarejo estis okazo por raporto.
La junaj artistoj disponis pri tabulo por afiŝi siajn verkojn, ĉef humuraĵojn; kelkaj el ĉi tiuj estis elektitaj por la staĝgazeto.
Dum la lasta vesperkunveno, inter la diversaj eroj, Michel AUDIBERT ludis „La Advokato”-n kaj je la fino de la vespero legis la poemon de Pierre SELOS „La voix des enfants”. Tiam la gvidanto de la semajno prononcis kelkajn konkludajn kaj dankajn vortojn, kaj kiel eĥon al la poemo diris la jenon: „En la nuna mondo, kie okazas tiom da militoj, kie oni tiel facile torturas kaj murdas homojn, nia semajno estas modelo de kunvivado, modelo de internacia kunlaborado kaj internacia kompreniĝo.”
Frederic LE MAGADURE Prezidanto de la Grupo de Esperantistaj Edukistoj franca sekcio de ILEI
48 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
SEKCIESTROJ DE LA LIGO
Aŭstralujo: Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173.
Aŭstrujo: Mag. Karl Hirmann (estro de SAEI – Societo de Aŭstriaj Esperanto – Instruistoj) Rannachstr. 3 A – 8046 GRAZ. Belgujo: E. Van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal.
E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout. M. Sondervorst, Rue du telephone 1, B-2180 Mettel. H. Lentzen, Feldweg 20, B-4701 Kettenes.
Brazilo: Elvira Fontes, C.P. 5888, Sao Paulo.
Britujo: Hilary Chapman, 34 LIwin Deganwy Conwy Gwinedd LL312RA Bulgarujo: Marin Bacev Postakesto 1054 spEto
Danujo: Lis Thune, Brembarvanget 15, DK-2650 Hvidovre.
Finnujo: Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82.
Francujo: Fredĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont.
F R Germanujo: Ruff Karin, Pappelweg 22, D-315-Peine.
: Grekujo: K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506). Hispanujo: Francisko Zaragoza Ruiz, Coll. Nacional, Callosa de Segura, Alicante. Hungarujo: Zsuzsa Barcsay, Ben Kp. 25/b, H-1011 Budapest.
Irano M. Saghafian Apt 7 N. 34 prj Street. Kuj Nasr Avenue Teheran 14488 Islando: Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170 Reykjavik.
Israelo D-ro Josef Murfan. p.o.k. 1289 IL 61012 TEL. AVIV.
Italujo: Catina Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa, pĉk 11244548.
Japanujo: Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343.
Jugoslavujo: Miodgrad Stojanoviĉ, Omladinakih Brigada 49/111/31, YU-11070 Novi Beograd.
Luksemburgo: Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette.
Malto: Carmel Mallia, 89 Sanctuary str., Zabbar, Malta.
Nederlando: D. Luesken-Burger, Boerhavestraat 82, NL-7316 LH Apeldoorn. Nordameriko: John H. Fulton, 33365 Avenue F, Yucaipa, CA-92399 USA. Norvegujo: Elling Strand, Ekebergveien 208, Leilighet 154, Oslo 11. Nov-Zelando: Gvenda Sutton, 21 Rama Crescent, Wellington 4.
Polujo: Stefania Pakalska, Marszalkowska 53, m. 50, PL-00-676 Warszawa.
Portugalio: Antonio Manuel Correia Coimbra, Rua Coronel Leitao 20, 19 Esq. Lisboa Marques. Sanmarino: Marina Michelotti, via 25 marzo, 73, I-43031 Repubblica di San Marino.
Sovetujo: Johannes Palu, Solme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV.
Nikolaj Starodubcev, Poŝtrestante SU-3-340047 Doneck. Sud-Afriko: Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1710 Florida Glen.
Sudakorevjo: SO GIL SU – Sdemun P.K 59 – Seŭloŝw. LO Svedujo: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24200 Horby. Venezuelo: Esteban E. Mosonyi, Apartado 61500, Chacao, Caracas.
Izolitaj Membroj
Ĉeĥoslovakujo: Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram.
Ĉinujo: Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan. Germana D R: Till Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Briel. Kubo: Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila.
Malagasujo: Eugene Raveloson, B.P. 1663-101, Antananarivo. Singapuro: Hongi Liao, apt bilk. 14,2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. Zairujo: Antoine-Samuel Ngangu, B P 13, Lukala, Nkandu.
— paĝo 15 de la PDF —
Estraro de ILEI
Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, Pappelweg’ 22A, D-315 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, YU-51000, Rijeka, lugoslavio.
Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo.
Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, S-24200 Horby, Svedujo.
Kunlaborantaj Organizoj
EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.
FIMEM Federation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne, 42 Grande Rue, F-92310 Sevres.
SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris.
UEA Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam.
UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Paris.
Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, Kategorio C
Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Pappelweg 22A, D-315 Peine, FR Germanujo
Membreco en I.L.E.I. (30 svedaj Kronoj jare) inkluzivas la ricevon de IPR.
abonprezo por nemembroj: 30 svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)
Kontoj:
1. poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI . Sodra Rorum pl. 455. S- 242 00-Horby. (Svedujo)
2. poŝtĝirkonto: 3789 64 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.
manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro
IPR 1983/3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
IPR
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
ILEI
Jarkolekto 13 N-ro 3, 1983
— paĝo 2 de la PDF —
Internacia Pedagogia Revuo — n-ro 3, 1983
Presado: Offset Massarosa, Tel. (0584) 93.090 Kompostado: Grafika Centro de Universala Esperanto-Asocio, Antverpeno
Enhavo
1. La XVIII-a konferenco de ILEI en Slovenio/Jugoslavio en la urbeto Ŝkofja Loka de la 14-a ĝis la 21-a de aŭgusto 1984. 2. Internacia Lerneja Semajno en 1986 aŭ 1987. . . a. Alvoko J. Verheule, Nederlando b. Kelkaj notoj rilate al la instruado de Esperanto al kaj far blinduloj J. Verheule, Nederlando
„w
4. Teknologia prezenteco en la nuntempa lernejo J. Mareviĉ, Jugoslavio 5. Instruado pri bona stilo en la elementa kurso B. Golden, Hungario 6. Enpensiĝu, kolegoj A. Martin, Hispanujo 7. Propono de la estrarano pri financaj aferoj B. Andreasson, Sve dujo 8. Oficiala informo de la Akademio de Esperanto
La XVIII-a Konferenco de ILEI en Slovenio/Jugoslavio en la urbeto Skofja Loka de la 14-a ĝis 21-a de aŭgusto 1984
D-ro Peter Zlatnar, kiu sendube tre atente observas la lingvan problemon ne nuren Jugoslavio, sed ĝenerale en la mondo, konstatas: „Ke la anoj de malgrandaj nacioj tion sentas pli akute estas kompreneble — la problemo estas pli aktuala, kun pli da moralaj kaj financaj zorgoj.”
Tio estas sagaca konstato. Jam en nia 17-a konferenco en Sintra ni eksplikis, ke 57 etnaj lingvoj en Eŭropo nepre devas adaptiĝi al iu hegemonia lingvo, se kies anoj intencas profiti la ŝancojn, kiuj malfermos la konon de la angla, franca rusa aŭ de la germana lingvoj.
P. Zlatnar eldiras: „Ekzemple en Slovenio estas nuntempe plejparte instruataj de fremdaj lingvoj: angla (7590) kaj germana (2590). Pro troa ŝrumpo nur al du lingvoj, la lernejaj instancoj instigas plilarĝigi la paletron de fremdaj lingvoj instruendaj en elementaj kaj aliaj mezgradaj lernejoj. La fakultativa enprogramigo de pluaj fremdaj lingvoj en elementaj lernejoj estas la unua paŝo farita tiucele.
La germana, itala, franca, angla kaj Esperanto estas momente la lingvoj elekteblaj laŭ propra deziro en elementaj lernejoj. Esperanto aperas ĉifoje kiel nova elemento de lingvo-instruado en lernejoj, tial mi provos prezenti la motivojn kiuj influis la decidon.”
Jen estas por ILEI alarma signalo se nun en Slovenio sur la lingva paletro estas prezentita Esperanto. Estas antaŭvideble ke nia konferenco por la lerneja evoluo de Esperanto en Jugoslavio estos tre utila. Ni okupiĝu detale pri la loko de Esperanto en la sistemo de la lingvo-instruado.
P. Zlatnar arigas la definitan celadon en unu programdokumento:
— la lernantoj akiru konon pri baza lingvostrukturo kaj ĝia laŭregula evoluo; kaj sur tiu scio
— konstrui pli firman startobazon por plua, pli efika lernado de sia gepatra nacia kaj ĉiu alia lingvoj;
— ili akiru kapablon logike kaj kompare priobservi la lingvaj regulojn,
— kapabliĝu parole kaj skribe sin esprimadi kaj legi literaturon,
— respekti kaj pliprofunde konatiĝi kun moroj kaj vivmanieroj de popoloj kaj naciecoj en la propra lando kaj en la mondo;
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 49
— paĝo 3 de la PDF —
– ili kapabliĝu komunikadi en la senco de internacia toleremo, amikeco kaj humanisma internacieco
— kaj finfine la infanoj akiru idean kaj praktikan sentokapablon, egalrajte kontaktadi kun aliaj popoloj ĉu grandaj, ĉu malgrandaj kie ajn en la mondo.
Celante realigadi ĉiun supre diritan, ĉefas tri faktoroj kiuj influis la enprogramigon de Esperanto en fremdlingvan instruadon. Ni vidu kiuj estas tiuj tri faktoroj:
Dum prelego antaŭ instruistoj pri fremdaj lingvoj en Jugoslavio en septembro 1982 P. Zlatnar detaligis la socian pravigon de Esperanto en niaj lernejoj: „La problemo de lingvo-uzado, mallonge, la lingvoproblemo, restas la nesolvita problemo en internacia komunikado. Jugoslavia perspektiva orientiĝo al kunlaboro, kiu ne estas escepto, sur baze de neŭtralebloka, demokrata kaj egalrajteca sinteno unuflanke, kaj reciproka bezono flegi amikan najbarecan etoson ankaŭ en ĉiuj aliaj reciprokaj kontaktoj aliflanke, aktualigas ĉiam pli la problemon de lingva komunikado ĝenerale, en nia lando kaj en la mondo. Oni ja spertas, ke la instruitaj homoj sintrovas duonalfabetaj aŭ tute kiel analfabetuloj sur nivelo de internaciaj kontaktoj. Temas ja pri monda problemo de internacia lingva komunikado. Malgrandaj popoloj kaj iliaj lingvoj estas malatentataj, superregas la grandaj kaj fortaj. Tiun demandon priatentis la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Beograd 1980, kiu konstatis ke la nuna sinteno de superregado, ankaŭ sur lingva kampo, ne estas plu tolerebla. Unesko alvokis ĉiujn ŝtatojn rekonsideri la problemon kaj alpreni propran lingvopolitikon, laŭ kiu poste orientiĝu ankaŭ la instruado de fremdaj lingvoj.
La rezolucio kaj la konkludoj de Ĝenerala Konferenco konstatas, ke momente estas la plurlingveco la sola realeca solvo por la plejparto de ŝtatoj, sed ĝi samtempe aldonas, ke ĉiam pli larĝa uzo de unu sola nekomplika universala lingvo — kiun ĉiu homo povos kompreni kaj paroli, — povus unuflanke, firmigi la senton de aparteno al sia nacieca komunumo kaj aliflanke, samtempe forigis nunajn malfacilaĵojn en reciproka komunikado inter diversaj popoloj de la mondo. La proklamado de la jaro 1983-a „la jaro de internacia komunikado”, konfirmas la socian pravigon ankaŭ por la enprogramigo de internacia lingvo Esperanto en la lernejan sistemon de fremdlingva instruado.
La enketo en Slovenio en la jaro 1972 atentigis, ke la granda plimulto (92906) de lernejoj esprimis la deziron, ke Esperanto estu instruata en ilia lernejo. La sama deziro estis esprimita en la enketo farita en 280 entreprenoj. Pri la krizo en la sistemo de fremdlingva instruado atentigis en sia analizo la Instituto pri lernejoj de socialisma respubliko Slovenio en la jaro 1978.”
Estos la tasko de nia konferenco pli science, lingvopolitike kaj didaktike-propodeutike distingi la Internacian Lingvon Esperanto de la ĝisnuna fremdlingva uzado kaj kutimiĝo sed samtempe enordigi ĝin en la sistemon de lingva instruado.
La estraro de ILEI kore invitas membrojn kaj amikojn de nia Ligo multnombre partopreni la XVIII-an konferencon. Ni restados en nova lerneja centro al kiu apartenas studenta domo, kiuj estos je nia dispono.
50 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Kiom da kostoj? Bonvolu studi la enmetitan aliĝilon. Certe ankaŭ vi samopinias kun ni, ke ili ne estas grandaj.
Ne hezitu kaj resendu ĝin al la en la aliĝilo nomita adreso.
hso
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 51
— paĝo 4 de la PDF —
Internacia Lerneja Semajno en 1986 aŭ 1987 projekto de I.L.E.I.
En julio 1887 eldonis d-ro L. Zamenhof sian unuan lernolibron pri Esperanto. Okaze de la centjara datreveno de tiu ĉi memorenda evento partoprenos la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj la elstaran celebradon organizante internacian lernejan semajnon.
Historia fono
La nun planata Internacia Lerneja Semajno (ILS) envicigas sin en jam okzintaj ILS-
oj.
Rjuraj geinstruistoj el Bulgario, Hungario, Italio, Jugoslavio kaj Aŭstrio kunvenis 1968 en Maribor (Ju) kaj nomis sin Kunordiga Pedagogia Konferenco — la unua de tuta aro de ĝi, por esplori kaj pridiskuti eblecojn kaj kondiĉojn organizi komunan lernejan eksperimenton pri Esperanto samtempe en la kvin landoj.
Evidentiĝis ke en ĉiuj kvin landoj en kelke da lernejoj Esperanto estis instruata.
Multnombraj interkontaktoj kun ŝtataj instruaj instancoj ebligis la trian konferencon — same en Maribor ~en 1971. Havante ŝtatan aprobon, ĝi decidis pri la ekkomenco de kvinlanda lerneja eksperimento en la sama jaro.
Partoprenis 30 klasoj. Inter pluraj esplorceloj estis unu lingva, ĉu inter paralelaj klasoj — jen Esperanto kaj jen alia fremda lingvo — kaj alia pli socia, ĉu dum la eksperimento starigitaj internaciaj kontaktoj estus evoluigantaj humanecan internaciismon.
Post trijara lerneja eksperimento finiĝis tiu ĉi periodo kaj pli ol 100 gelernantoj partoprenantaj la lernejan eksperimenton kunvenis en 1974 en la unua ILS en Primoŝten. Ĝuste la celo eduki lernantojn kaj instruistojn al humaneca internaciismo multflanke realiĝis.
Dua lerneja eksperimento okazis inter lernejoj en Francio, Germanio, Greklando,
———————
1. Esperanto-klasoj havos pli da lingvaj avantaĝoj kaj infanoj pli efike lernos.
52 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
——— a
Belgio kaj Nederlando. Jen estis la demando kiagrade Esperanto povas esti orientiĝa lingvo en la elementa lernejo.
La eksperimento daŭris du jarojn.
Nuren Malsupra Saksio (Germanio) ĝi estis ŝtate permesita kaj registrita por tri elementaj klasoj, ĉiuj naŭ aliaj klasoj ricevis la instruadon en kromaj horoj.
Aparte menciinda situacio estis en Nederlando:
Kvankam Esperanto jam ekde 1968 estas nomita en la leĝo kiel fakultativa fako, la ministro pri instruado ne aprobis lernejajn eksperimentojn — tamen la partoprenintaj gekolegoj solvis la problemon je loka aŭ regiona bazo.
En majo 1977 okazis la dua ILS en St. Gerard: kunvenis 148 infanoj kaj 18 plenkreskuloj kaj ekvivis normalan instruadon -— sed sur eŭropa nivelo. La moto de la lernejo por ĉiuj estis: Ni ne nur parolas pri Eŭropo – ni praktikas Eŭropon.
La nuntempa situacio
La spertoj kaj la centjara datreveno de la apero de Esperanto incitis la estraron de I.L.E.I. alvoki siajn membrojn partopreni en tria ISL. Se ĝis nun estis kunvenigintaj infanoj aŭ pli aĝaj gelernantoj loĝantaj en Eŭropo la estraro konsideras plivastigi la kadron inkluzivante infanojn kaj pli aĝajn gelernantojn el aliaj kontinentoj.
Necesas nun la preparoj je priatento de juraj kaj praktikaj cirkonstancoj en la diversaj landoj. La organizado postulas multe da fleksebleco.
Ĉar ĉiu lando de niaj preskaŭ 40 sekcioj havas aliajn problemojn rilate la instruadon oni devas ankaŭ sondi aliajn eblecojn por lingve prepari partoprenontajn infanojn kaj pli aĝajn gelernantojn.
Gvidlinioj
La unuaj lecionoj komenciĝu en 1985 en lernejoj aŭ en kursoj, sed oni limigu ne nur al nura lingva instruado. Jam de la komenco oni implicu la Universalajn Homajn Rajtojn, speciale la artikolon 26 kaj la Universalajn rajtojn de la Infano kiel principa bazo
de la internacia instruado.
I.L.E.I. emfazas, ke internacia persona kontakto estas la kondiĉo por optimala sukceso je ĉiu nivelo.
Intencoj
I.L.E.I. pere de ILS intencas,
— efektivigi la supre menciitan kontakton por limigita nombro da infanoj kaj pli aĝaj gelernantoj,
— ebligi al ili travivi internacian etoson kaj motivigi la „internaciajn lernejanojn” hejme rakonti al samaĝuloj pri iliaj unikaj travivaĵoj;
— cele inviti ĵurnalistojn, radiofoniajn staciojn, televidajn kompaniojn;
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 53
— paĝo 5 de la PDF —
fakajn reprezentantojn de la pedagogia, lingvistika publiko; sciencajn fakulojn de universitatoj havantaj specialan intereson je la evoluado de Esperanto kiel internacia lingvo en lernejoj;
— zorgi pri kompilado de spertoj kaj ekkonoj dum la ILS, prezenti la materialon al instancoj kiel UNESKO, parlamentoj kaj ministerioj pri edukado el landoj el kiuj estis partoprenintoj de ILS.
1.k.
1.2.
1194 p) 2)1.
2
Ŝi
Sla 32: 3.3; 3.4. 35,5: 3.6. 4.
41. 4.2.
4.3. 4.4. e
su.
S.2; 9.3.
Planadoj kaj ĉefpunktoj
dissendi flugfoliojn kaj alvoki ĉiujn membrojn de I.L.E.I. partopreni apoge aŭ aktive la ILS-n,
atentigi pri la financa bezono kaj aŭ kooperative aŭ individue helpi kovri la kostojn,
lanĉi artikolojn en la esperantistajn publikaĵojn, skribante pri la modela karaktero de la ILS,
doni informojn pri la esenco de ILS al fakaj revuoj por geinstruistoj, instruteknikaj demandoj
por sufiĉe prepari la gelernantojn por la ILS necesas almenaŭ 160 instruhoroj distribuitaj al du aŭ tri studjaroj inter 1984 kaj 1986. (studhoro = 45 minutoi), prefere la instruado okazu en lernejoj sed ankaŭ eblas vesperaj aŭ posttagmezaj kursoj pere de instruantoj,
necesa lingva kono por la ILS
kompreni la tekstojn de la studmaterialo kaj buŝe rerakonti,
kapabli ekdiskuti, starigi kaj respondi demandojn.
legi tekston kaj rerakonti ĝin, kunlige kun demandoj,
senerare skribi proprajn elpensitajn tekstojn,
skribi tekstojn laŭ diktado kaj esti certa en ofte ripetiĝantaj vortoj,
kapabli memstare korespondi kun samaĝuloj en aliaj landoj,
la instrumaterialo:
ĝia ellekto restu en la respondeco de la instruisto aŭ kursgvidanto,
sed prefere li adaptu la vortmaterialon al jam elprovitaj internaciaj lernolibroj (vd. libroliston de UEA),
por infanoj en Elementaj Lernejoj estas taŭga la prezentita vortmaterialo en „Esperanto-Lerneja Eksperimento” (H. Sonnabend),
alstrebenda estas proksimuma vorttrezoro de 1000 vortoj,
la ILS kaj ĝiaj partoprenantoj:
partopreni povos infanoj ekde 10 jaroj (9) kaj pli aĝaj gelernantoj ĝis 15, lime 16 jaroj,
la nombro estas strikte ligita inter 80 kaj 90 infanoj kaj pli aĝaj gelernantoj,
laŭ starigota tabelo kiom da eblaj gelernantoj venu el unu lando, ĉiu lando parto-
54 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
5.4.
2!S.
96.
prenas proporcie, ĉiu sekcio elektu la plej bonajn infanojn aŭ pli aĝajn gelernantojn laŭ lingva kono kaj konduto
ĉiu sekcio aŭ lando kiu sendos infanojn aŭ gelernantojn por la ILS kunsendu instruiston kaj helpanton,
por la ILS estas antaŭvidita 24 studhoroj kiuj enhavas jenajn temojn:
5.6.1. unu homa familio (kadrotemo) kaj unu dua lingvo 5.6.2. urboj en la mondo
5.6.3. kie la homo malsatas
5.6.4. popolaj kantoj, popolaj dancoj
5.6.5. vojaĝo kaj ŝanĝo de la mono
5.6.6. konkursa pentrado: impresoj el la ILS
5.6.7. la ILS olimpiadas (SPORTAJ KONKURSOJ),
Si: 5.8. 6.
6.1.
Ti T:3:
8.1. 8.2. 8.3. 8.4.
ekskursoj kaj akceptoj
ILS okazos en klasoj aŭ en komunaj aranĝoj okazaj bultenoj raportas kaj informas pri stato de la preparoj
progresoj kaj eventoj
efektivigoj
respondecoj:
. I.L.E.I.-komisiono respondecas organizadon kaj realigadon de la ILS, (ĝi estos
nomita far de estraro), Sekcioj respondecas la preparon kaj partoprenigadon de gelernantoj,
CEVNO (Centro por Internacia Edukado) respondecas la administran plenumadon de ILS.
rimedoj
Sekcioj fondu fondusojn por finance ebligi al siaj ILS-anoj la vojaĝon al ILS, La Ligo fondu fonduson per kiu estu pagita la kostojn de ILS. CEVNO klopodos havigi rimedojn por la tutaj kostoj
kiel eblaj fontoj estas esplorendaj:
UNESKO en Parizo
naciaj UNESKO-komisionoj
naciaj kaj internaciaj Instruistaj Sindikatoj
organizaĵoj kiuj deziras akceli la instruadon de Esperanto privataj personoj
Buĝeto estos ellaborenda inter CEVNO kaj I.L.E.I.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 55
— paĝo 6 de la PDF —
Kelkaj notoj rilate al la instruado de Esperanto al kaj far blinduloj
F. Verheule
Alvoko
Per ĉi-tiu alvoko mi petas vian atenton por la jena.
En Nederlando, tri ella membroj de la nacia branĉo de ILEI, do tri legantoj de IPR, estas blindaj, kiu kaŭzas, ke la legado de nia revueto renkontas malfacilaĵojn. Se en aliaj landoj estas ILEI-membroj, kiuj havas la saman malhelpon, ili bonvolu turni sin al mi, tial ke ni post kelke da tempo havos ideon, kiom da blindaj ILEI-anoj ekzistas, kaj kie ili loĝas.
Ankaŭ mi volus ricevi entute tri nomojn de ILEI-anoj, kiuj pretas unufoje jare sonbendlegi IPR-on sur kasedon, tiel ke ni, en Nederlando, povus multobligi tiun kaj sendi sonkasedon al ĉiuj interesuloj.
Estas plej facile, rekte skribe turni al mi. J. Verheule, Jachtlaan 232, NL 7312 GR Apeldoorn.
Jam je la komenco de la esperantomovado, blinduloj ludis en ĝi rolon, kelkfoje eĉ gravan rolon. Jamen la unuaj jaroj de la historio de Esperanto, en Hago, Nederlando, loĝis la vere unua blinda Esperantisto, Nikolaso Schildt, kiu i.a. ankaŭ estis unu el la fondintoj de la Nederlanda Blindulbiblioteko, kaj de la Nederlanda Blindul-Unuiĝo. Do, jam en 1887 eblis, ke blindulo, same kiel alia persono, lernis kaj praktikis Esperanton.
Tiu estas grava fakto. Oni konsciis tion en la movado, ĉar jam en la dua UK, en Ĝenevo en 1906, oni akceptis rezolucion, kiu konstatis, ke Esperanto kaj la blinduloj havas certe ligojn, ĉar Esperanto povos helpi la blindulojn elrompi el ilia isoleco, kiu en tagoj en kiuj ankoraŭ ne ekzistis radiofonio estis multe pli granda ol nun. Oni ankaŭ
56 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
fiksis kelkajn specialajn regulojn rilate al blindaj esperantistoj, kiuj i.a. ĝis la hodiaŭa tago rezultis en la t.n. „blindula kaso” de UEA. Tiu kaso helpas blindulojn en kazoj, en kiuj la studado de la lingvo kaŭzas grandajn kromajn kostojn, kaj ĝi ankaŭ helpas en kelkaj aliaj vivkampoj. Tio ne donas al la blinduloj apartan statuson inter la esperantistoj, ne, kontraŭe, foriginte kromajn kostojn, ĝi donas al la blinduloj la normalan plenan lokon inter la aliaj samideanoj.
Dua grava helpilo al blinduloj estas la fakto, ke ili rajtas sendi siajn specialajn poŝtaĵojn senpage.
Tio rilatas al brajlaĵoj, kune kun presaĵoj en la nur anglalingva t.n. „Moon”-blindulskribo, sed ankaŭ al gramofondiskoj, kaj al sonbendoj. Tamen, pri la lastaj estas fiksita, ke oni nur rajtas forsendi sonbendojn brajle, se ili iras aŭ venas al aŭ de oficiala instanco en la blindulkampo. Kaj tie estas la unua tuŝo al la instruado. Se temas pri blindulo en la instruado de Esperanto, kaj ĉu la lernanto, aŭ ĉu la docento loĝas en diversaj urboj, ili povas regule interŝanĝi la lecionojn sed kondiĉe se la adreso montras klare ke unu el la du estas en la blindul-aferoj. Do, estas tre utile en tia kazo kontakti la nacian delegiton de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, aŭ, se tia persono ne estas en via lando, kontakti pri tio la internacian sekretariinon de tiu ligo, kies adreso estas:
f-ino N. Lozajiĉ, Lepe Stamenkovic 9, Miŝbiicka Banja, YU-31060 BEO- GRAD
Ŝi certe povas informi vin pri la plej taŭga persono en via lando por kontakti en la afero.
Tre verŝajne unu el la du jam longe scias pri LIBE, kaj tiam la kontakto inter la du ne kaŭzas malfacilaĵojn.
Oni ne prenu iun specialan libron, se temas pri instruo al blinduloj. Oni prenu la plej bonan lernolibron en la lando, kaj klopodu havi brajlan ekzempleron de ĝi. Tio ne ĉiam jam ekzistas, oni povas, en kelkaj landoj, peti blindulbibliotekon fari la brajlaĵon, sed oni ankaŭ povas, helpe de iu persono kiu majstras la brajlan skribadon, „transmeti” la libron en brajla skribo, tial ke la persono kiu bezonas ĝin havu la saman libron kiel la aliaj lernantoj. Antaŭe vi devas scii ĉu la blindulo vere majstras la brajlan skribon, ĉar multe da personoj, speciale se ili blindiĝis en plenkreska aĝo, ne aŭ ne sufiĉe povas legi brajlon. Skribi, jes, sed legi, ne. Ankaŭ ĉi-tie la landa delegito de LIBE certe estos bona gvidanto.
Estas ĉiam konsilinde konscii, ke tiuj kiuj blindiĝas je nejuna aĝo, havas multe da peno bone lerni la brajlan skribon kaj la tajpadon. Do, se eble, vi faru kun ili la lecionojn plej eble buŝe. Grandan helpon vi povas havi tiukaze per la magnetofono. Ankaŭ tiuj kiuj, kiel junuloj, bone lernis tajpi, ofte post la 50-a jaro perdas parton de sia lerteco, neniam postulu tajpadon kiun la lernanto, havante nun du malfacilaĵojn, nome la lingvon kaj la skribadon, simple ne aŭ ne plu povas prezenti.
Tamen, ankaŭ li havas la homan rajton, tiel bone kiel eble, lerni la lingvon, do vi
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 57
— paĝo 7 de la PDF —
ĉiam konsciu ke la metodo kaj la libroj servu la studadon, ne kontraŭe.
Serve al la studado, en kelkaj landoj jam pli longe ekzistas eblecoj havigi la lernolibrojn brajle aŭ sonbende, kaj la bonega lernolibro por progresintoj, „Paŝoj al Plena Posedo” de W. Auld, estas havebla kaj sonbende kaj brajle. Por la unua eldono vi turnu vin al la Blindulbiblioteko Le Sge ten Broek, Poŝtfako 30012, NL-6503 HP NIJMEGEN, Nederlando, kaj por la brajla eldono vi plejbone povas sekvi jenan vojon: Por havi la libron kiel propraĵon vi transmetu la kontraŭvaloron de Nf 70,- al ĝirkonto 1916130, nome de Nosobe Roosdorp Studiefonds, Apeldoorn, Nederlando, kaj vi — aŭ la blinda interesulo – ricevas la libron kiel propraĵon. Se li aŭ ŝi estas membro de LIBE aŭ de unu el ĝiaj landaj asocioj, la kostoj estas Nf 50,-. Se via lando ne havas ĝiran sistemon, vi iru al via banko kie oni certe scias kiel manipuli la aferon.
La suprenomita blindulbiblioteko estas unu el la plej grandaj en la tuta mondo, povante liveri brajlajn kaj sonbendajn esperanto-legolibrojn. Flanke de ĝi mi povas nomi la bibliotekon de la Royal National Institute for the Blind en Londono, kaj la Library of Congress en Washington, Usono. Ili sendas librojn tra la tuta mondo.
Ŝajnas plej utile al mi, nun prezenti eblecojn de la instruado:
a. Blindulo instruas blindulon.
Ili ambaŭ devas havi libron, se nur ekzistas unu libro, la lernanto plej bone prenu ĝin. Li lasu ĝin hejme ĉe la instruanto post la leciono, dume kunprenu la lecionon, registritan sonbende. Ĉiukaze tio estas konsilinde, se la lernanto ne kontraŭstaras. Do, la tuta leciono estu surbenda, li povas retravivi la lecionon hejme, kaj sur la sama bendo aŭ sur alia, enparoli sian tradukon ktp. Ĝi ne nur donu la taskojn, sed same ebligu al li kaj al la instruanto, poste kontroli la prononcon. Se ili ne loĝas en la sama urbo, ili povas fari la tutan aferon proprahejme, kaj uzi la poŝttrafikon por interŝanĝi korektojn kaj novajn lecionojn.
b. Blindulo instruas vidanton.
La instruanto posedu laŭeble brajlan libron — kaj la lernanto normalan” libron, li legu la tutan lecionon laŭte, tiu legado jam estas parto de la leciono, ĉar ĝi instruas lin pri la prononcado, kaj donas okazon, priparoli la legitaĵon. Ankaŭ nun vi surbendigu la tutan lecionon. Se vi ne loĝas en sama urbo, agu kiel sub a.
c. Vidanto instruas blindulon.
Se la blindulo havas kaj majstras brajlan libron, la afero disvolviĝas kiel ĉe vidantoj „inter si”. Nur la faro de la tasko kaŭzas iom da malfacileco. Vi povas solvi ĝin, se vi kiel instruanto ne kapablas legi brajlon — okule aŭ fingre — per la nura sonbendigado de la leciono far la studanto. Ofte malbonvidantoj ankoraŭ povas skribi normalan tekston, eble pli granda ol kutime, sed legebla. Vi, kune kun via lernanto, trovu solvon.
ĉ. Blindulo kiel lernanto inter vidantaj lernantoj.
La blinda lernanto havu la saman libron kiel la aliaj, aŭ havu neniun libron kaj sur-
bendigu la lecionon. Memkompreneble li ankaŭ povas fari tion, se li ĥavas libron. Li
58 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
partprenuen la leciono kiel la aliaj, li faru la taskojn tajpe aŭ sonbende, kaj tiamaniere estu normala lernanto inter normalaj lernantoj. Entute, vi povas konkludi ke la afero praktike ne estas tre malfacila, sed necesas trovi kelkajn malgrandajn modifojn inter kiuj estas kelkaj havantaj ĝeneralan karakteron, sed ankaŭ kelkaj aliaj oni povas solvi kune kun la blinda samideano, kiun vi, kiel instruanto aŭ kiel instruato, regule kontaktas en la studo. Kaj, ne forgesu, la landa delegito de LIBE, aŭ persono kiun li-ŝi indikas, povas esti grandhelpulo al vi kaj al la blinda interesulo.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 59
— paĝo 8 de la PDF —
Teknologia prezenteco en la nuntempa lernejo
Jozo Mareviĉ
Ĉiu foresto de la moderna tekniko el la nuntempa lernejo signifus, ke la tekniko kaj klerigo tute disiras kaj ke la rapida evoluo de tekniko kaj scienco estus por la klerigo senutila. Kianivele estas kaj estos uzata la moderna kleriga teknologio en la lernejoj, dependas de multaj faktoroj, sed antaŭ ĉio, tio dependas de la instruistoj.
Kvankam en multaj ŝtatoj kaj regionoj ekzistas reguloj kaj normativoj pri la uzo de la kleriga teknologio (en ĉi tiu artikolo estas konsiderata normativo pri la aŭdvida tekniko en Socialista Respubliko Kroatio), ankoraŭ foje montriĝas, ke la oficialaj normativoj en la ĉiutaga praktiko ne gravas multe. Du enketoj faritaj en socialistaj respublikoj Kroatio kaj Bosnio kaj Hercegovino montras, ke la lernejoj koncerne la klerigteknologion (instrurimedoj kaj -helpiloj) estas varie ekipitaj. Ekipecoj de la lernejoj en la unuopaj studobjektoj dependas, sendube, de la instruistoj mem kaj de ilia preteco utiligi la teknikilojn dum la instruprocedo.
Menciinde estas, ke la elektronika lernoĉambro estas ĉiam pli forgesata. Anstataŭ ĝi pli grandan rolon ricevas la multimediuma centro.
Planante estontecon estas tre utile pritaksi la nuntempan staton, je kia grado oni uzas la instrurimedojn, aŭdvidan teknikon en la lernejoj. Tiel surbaze de „Normativoj pri ekipo por realigo de bazoj de la instruplanoj kaj programoj por la mezlerneja klerigo” (Klera heroldo, numero 7, 1973) kaj laŭ programo de Instituto por antaŭenigo de la faka klerigo de SR Kroatio por la jaro 1974, estis farita enketo pri la stato de la instrutekniko en la mezlernejoj. Per analizo aŭ enketo estis ampleksitaj ĉiuj mezaj lernejoj en SR Kroatio, kaj 221 lernejoj aŭ 6090 resendis siajn respondojn.
Pritaksante ekipojn per la instrurimedoj kaj -helpiloj, realajn eblecojn kaj kontentecgradon pro tio, oni laboris tiakriterie, ke estu respektenda la sekvanta
60 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
NORMATIVO pri la aŭd-vida tekniko (Klera heroldo, Zagreb, £:/1973)
Nombro da lernoĉambroj ; 10 10-15 16-20 21-25 26-30 531
Helpilo : : : e:
pecoj (eroj) da instruhelpiloj 1. | Televidilo 1 1 2 2 3 3 2. | Radiilo 1 1 1 2 2 2 3. | Kino-projektoro 1 1 1 » 2 2 4. | Grafoskopo 3 4 3 6 VA 8 3; Dia-, epi- e epidie- 3 4 s 7 8 9
projektoro
6. | Magnetofono 3 4 5 6 jJ 8 7. | Gramofono 1 1 1 2 2 2
Sen la menciitaj instruhelpiloj, oni konsideras, ke unu lernejo devas posedi 1-3 sistemkomunikatilojn, minimume unu multobligaparaton, 3 specialigitajn instruejojn (se estas nur 2, temas pri la stato sub minimumo, se estas 4 aŭ pli, temas pri la stato super minimumo) k.t.p.
La 1-a figuro montras procenton de la lernejoj, en kiuj ekipaĵoj de la unuopaj studobjektoj permesas minimumon, ĝuste kontentigas aŭ estas super tiu minimumo rilate al la menciita Normativo. Oni povas, prima vista, klarvidigi, ke la plej bonaj ekipaĵo estas en matematiko kaj en kroat-serba lingvo (super 8790). Por la serb-kroata lingvo la ekipo per instruhelpiloj estas super la ordonita minimumo en 17,6590o de lernejoj, por la matematiko en 14,4890 de lernejoj. Por la geografio estas 86,069o de lernejoj provizitaj per la instruhelpiloj, por la historio 83,269o. En pli ol 709o de lernejoj kontentige, pli bone dirite, responde al la enketilo, estas provizitaj sekvantaj studobjektoj: fremdaj lingvoj, kemio, fiziko, defendo kaj gardo (72,85 ĝis 74,6690o de lernejoj).
Ekipaĵo de la studobjektoj: fundamentoj de marksismo, arto, korpedukado plenumas minimumajn postulojn en 62-68,3290. laŭ la grafika prezento videblas klare, ke plej malbona provizumado per la instruhelpiloj estas en studobjektoj: teknika klerigo,
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 61
— paĝo 9 de la PDF —
90 —
o de lernantoj
80 —]
75 —]
OGVvOIO “IONNO mO lO” OY DN ~O mu 5. 3 E 9 $ E = ĝ B pu 5 e Ea PES. E = 3 Dz £.93 4 =“ 83 D 3 4 5 e 5 E oo NS E 9 e 5 = AK i E = AT o E K= = o vO s = DL loj = “ = ~ ~ ~ =]
LP
=
=
~
[=]
2
1-a figuro: Ekipo de la lernejoj en la unuopaj studobjektoj
62 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
defendo kaj gardo
fakaj studobjektoj
korpedukado
praktika instruado
biologio, fakaj studobjektoj kaj praktika instruado.
Ankaŭ estas akcentinde, ke la menciita enketo estis farita tempe de vagado kaj serĉado de plej bonaj instruprogramoj por studobjekto de teknika klerigo. Nuntempe, kiam la klerigreformo ege revoluciigis opiniojn kaj juĝojn kaj, sekve de tio ankaŭ instruprogramojn de la unuopaj studobjektoj, reale estas atendi, ke la lernejo ekestas plej ekipita per la instruhelpiloj ĝuste en la studobjekto teknika klerigo. Oni supozas, ke nuntempe 9090 de lernejoj kontentigas postulojn por la instruprocedo de la studobjektoj teknika klerigo kaj praktika instruado.
Surbaze de la esploroj pri la ekipeco de la lernejoj en Bosnio kaj Hercegovino (Vladimir Erceg, Nastavnik u savremenoj nastavi, Svjetlost, Sarajevo, 1979, p. 101) faritaj fine de la jaro 1975, kiuj ampleksis 143 lernejojn (lernejaj centroj, gimnazioj), oni konstatis, ke eĉ 107 lernejoj aŭ 7490 posedas bibliotekon sen la apuda kazino. Pli ol 5094 de lernejoj ne havas responderon, fotokopiadaparaton, vid-kasetojn kaj fonolaboratorion. Per la sama enketo oni firmigis, ke en la mezlernejaj centroj de Bosnio kaj Hercegovino ne ekzistas modernaj instrurimedoj kiel maŝinoj por la programita instruado, televido de la fermita cirklo, instrukomputeroj, elektronikaj instruĉambroj. 4090 de mezlernejaj centroj agas en la adekvataj kaj konvenaj konstruaĵoj kaj same tiel multe da ili ne havas adekvatajn ejojn. Sur la 2-a figuro estas videbla ekipaĵoj de la lernejoj en SR Kroatio per la instrutekniko. Sur la unua loko troviĝas gramofono. Sekvas radiiloj, multobligaparatoj, televidiloj, epidiaskopoj k.t.p. La gramofonnombro estas en 67,7390o de lernejoj super la minimumo, samtempe nur 30906 de lernejoj posedas kontentigan nombron da magnetofonoj. La komunikatorsistemon havas nur 27,2790o de lernejoj kaj, kio ege miraklas, nur 17,279o de lernejcentroj kontentigas rilate al grafoskopnombro. Tute neklarigeble estas, kial tiel malmultnombraj en la lernejaj medioj estas grafoskopoj, relative malmultekosta instruhelpilo kaj, aliflanke, por la intensifigo de la instruprocedo ofte plej dankema kaj plej taŭga teknika helpilo.
Krom la pli malnova tekniko (gramofonoj, radiiloj, diaprojektoroj) la plej atraktiva instruhelpilo, televidilo estas kontentige reprezentata en 77,739o de lernejoj. Sed en pliparto de lernejoj la televido estas malofte uzata, ĉar, laŭ opinio de instruistoj, lerneja horaro kaj televida programo disiras kaj ne estas ligeblaj. Oni supozas pro tio, ke ĝuste pro tia kolizio de la televidaj elsendoj kaj lerneja hortabelo la fruktodonan aplikon de la televido en la lernejoj ebligos magnetoskopo, per kiu oni povos enladigi la televidajn elsendojn kaj uzi ilin laŭ la bezonoj kaj eblecoj de la instruprocedo. La magneto-skopa tekniko estas ankoraŭ ĉiam multekosta, sed jam komence de la 70-aj jaroj 15 mezlernejaj centroj aŭ 6,8290 posedis ĝin.
Longjare oni prijuĝis, ke la elektronikaj lernoĉambroj estas optimuma atingaĵo sur la kampo de la kleriga teknologio. Multaj pritaksas tiamaniere ankaŭ nuntempe, kvankam oni agnoskas la fakton, ke la instruado en tiaj ejoj estas ege multekosta. Ĝis la komenco de la 70-aj jaroj en Jugoslavio estis instalitaj elektronikaj lernoĉambroj.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 63
— paĝo 10 de la PDF —
2o de lernejoj
30: —
-=
10 —
televidilo
radiilo kinoprojektoro grafoskopo
dia- kaj epidiaskopo magnetofono gramofono
2-a figuro: Ekipeco de la lernejoj per la instruhelpiloj
64 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
magnetoskopo
komunikatorsistemo
multobligaparato
La elektronika lernoĉambro estas tamen moderna instrurimedo kaj la instruado en ĝi estas atraktiva, interesa kaj alloga. La elektronika lernoĉambro ebligas „direktadon per la instruprocedo, kiu similas al „la klasika” instruadtipo, sed helpe de la plej modernaj teknikaj aparatoj por la informtransfero kaj -prilaboro kaj helpe de utiligo de iloj por memorado pri la rezultoj de la lernantoj.”!
La elektronika lernoĉambro certigas evoluadon en la labordaŭro de la lernanto, pli da ebleco kaj tempo al la instruisto por preparado, celdirektado kaj kontrolado de la instru- kaj lernoprocedo, pli facilan komunikon kun la lernantoj, pli efikan bezonatan helpon kaj pli kompletan objektivecon en la taksadprocedo de la lernantoj kaj de ilia ĉiutaga laboro.
David M. Crossman, kiu multjare okupiĝas pri la problemaro de la elektronika lernoĉambro, substrekas, ke plej granda avantaĝo de la elektronika ejo troviĝas en tio, ke la lernantaj povas labori kun la instruistoj je tre diversspeca scinivelo kaj per variaj instrulertecoj, kaj ne nur per unu sola, kiamaniere oni laboras en la kutima lernoĉambro.?
Spite al pozitivaj juĝoj pri la elektronikaj lernoĉambroj, simple ni estas konsternitaj pri la fakto, ke la mezlernejaj centroj montras tiel malmulte da intereso pri ili. Ekzistas ankaŭ malmulte da volo kaj preteco ĉe la instruistoj pligrandigi la nombron da la elektronikaj lernoĉambroj. Laŭ la ĝisnunaj esploroj la kialo de tia stato esta$ serĉenda en la neinformiteco de la instruistoj pri inovacioj. Plejparto de la enketitoj ,eĉ 7090 ne konas la ĉefinovaciojn en la instruado, kiuj hodiaŭ estas aplikataj, 3790 de instruistoj tre malbone estas ekkonitaj pri la instruinovacioj, 339o malbone. kaj entute 1290 de enketitoj estas bone informitaj pri la instruinovacioj.
Beltz, Basel, 1974.
Referencoj 1. Fabijan Radoniĉ, Objektivni faktori nastave — ignovacije, Zavod za prosvjetnopedagoŝku sluZbu, Zagreb, 1977, p. 85. 2. David M. Grossman, The Electronic Classroom, New York, 1964, p. 5-7.
3. Vladimir Ercag, Nastavnik u savremenoj nastavi, Svjetlost, Sarajevo, 1979, p. 105.
Alia literaturo 4. Albert V. Baez, L’innovation dans l’enseignement des sciences: synthĉse mondiale, UNESCO, Paris, 1977.
5. Richard N. Tucker, The Organizations and Management of Educational technology, Croom Helm, London, 1979.
6. M.G. Caputo, Le tecniche audiovisive nell’ insegnamento, Societa Editrice internazionale, Torino, 1976.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 65
— paĝo 11 de la PDF —
7. Arnold Fro’ich, Die auditiven, visuellen und audiovisuellen Unterrichtsmittel, Beltz, Basel, 1974.
8. W. Wittich, Audio-visual Materials: their Nature and Use, New York, Harper and Brothers, 1962.
9. M. Valeri kaj C. Betti, I mass media e l’ ĉducazione, Le Monnier, Firenze, 1976.
10. Fred J. Pula, Application and Operation of Audiovisual Equipement in Education, New York, 1968.
11. Vladimir Muziĉ, Kibernetiĉka istrazivanja u suvremenom odgoju i obrazovanju, PKZ, Zagreb, 1978.
Rimarkigo Kiam Zamenhof kreis sian lingvon, ĝi estis konsiderata por ĝenerala lingva komunikado. Sed tekniko kaj scienco rapide eksaltis antaŭen kaj aŭtoro kiu luktas apliki trafajn terminojn ne malofte scias kiel esprimiĝi.
La vortaro (PIV) estas konsiderinde dika kaj entenas multnombrajn vortojn uzeblaj por formi eĉ komplikajn terminojn. El la traktato de la kolego mi notis kelkajn de li uzitajn nociojn. Mi nomas ilin al vi je diskutado. Bonvolu skribi al IPR!
normativoj, multimediuma, radiilo, projektoro, epidaprojektoro, sistemkomunikatiloj, prima vista, komunikatorsistemo, magnetoskopo, kazino, res-
pondero, intensifigo, enladigi hso
66 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Instruado pri bona stilo en la elementa kurso Bernard Golden
En la plej multaj Esperanto-kursoj kaj lernolibroj la temo de stilo apenaŭ ricevas adekvatan pritrakton, ĉar la emfazo estas sur parkerigo de gramatikaj reguloj kaj enkapigo de vortoj. Eĉ la prononcado lamas, se la instruanto mem ne flue kaj ĝuste parolas en la internacia lingvo, uzante etnolingvan prononcmanieron kaj intonacion. Ĉi-rilate oni povas reliefigi ankaŭ stilajn difektojn en la skriba Esperanto, kiuj rezultas el miskompreno pri la ĝusta kunmeto de frazoj kaj ankaŭ pro influo de fraz-konstruoj karakterizantaj la gepatran lingvon.
Eĉ sur la elementa nivelo de lingvoinstruado oni devas atentigi lernantojn pri la diferenco inter klara kaj facile komprenebla Esperanto kaj nenecese komplikaj, nebulaj esprimmanieroj. Oni povas montri ekzemplojn de fuŝe kunmetitaj frazoj, klarigante, kial tia lingvouzo estas evitenda. Ĉi-sube mi donos kelkajn ekzemplojn de stilaj malglataĵoj, kiuj povas esti facile ĝustigitaj de kursanoj aŭ aŭtodidaktaj lernantoj uzantaj nur lernolibron. Tri citaĵoj estas ĉerpitaj el la sama verko por montri, ke ne temas pri preseraro sed pri vera stila trajto de la koncerna aŭtoro aŭ tradukinto.
A. Demandaj frazoj kaj la uzo de „ĉu” (Misio sen Alveno, John Francis) 1. „Vi volas provi la ĝangalon, ĉu?” Kaŭser demandis. (p.94) 2. „Vi finos vian projekton hodiaŭ, do?” diris Halman, jam sciante la respondon. (p.15) 3. „Vi insistis pri komento; ĉi tiu kontentigas vin?” (p.69)
En la unua frazo, la demanda adverbo ,ĉu” venas, ne en la kutima loko ĉe la komenco de la frazo, sed ĉe la fino. Okupas la saman pozicion en citaĵo 2 la partikulo „do”, kiu nur neprigas demandon; ĝi ne funkcias kiel ,ĉu’. Tute mankas demanda vorto en la tria frazo. Estas evidente, ke nu per la demanda signo ,?” estas eble scii en frazoj 2 kaj 3, ke temas pri demando. En la unua la leganto devas atendi ĝis la fino por vidi, ke la demando estas indikita per „ĉu’, kiu fakte faras redunda“ la demandan signon. En la parolata angla lingvo, kiu estas la gepatra lingvo de la aŭtoro, estas eble indiki deman-
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 67
— paĝo 12 de la PDF —
don per intonacio, sed en Esperanto ne estas internacia normo por intonacio, kaj, cetere, en skriba teksto ĝi apenaŭ estas senambigue indekebla. Por eviti dubojn estas necese komenci ĉiun demandan frazon aŭ per „ĉu’ aŭ per unu el la demandaj vortoj (pronomo, adjektivo, adverbo) troviĝantaj en la tabelo de korelativoj.
B. Manko de pronoma subjekto (La Naŭa Kanalo, Istvin Nemere).
1. „Post kvar minutoj mi devos esti en la studio” — pensis ĉagrene. (p.60)
2. Li rigardis al siaj fingroj. Rememoris, kion skribis antaŭ nelonge muzikkritikisto de iu gazeto. (p.45)
3. „Via mondo ankoraŭ nenion scias pri la ekzisto de diversaj tempokampoj… Kaj pli bone estos, se dum longa tempo ankoraŭ nenion ekscios pri tiu temo.” (p.101)
La cititaj frazoj lamas, ĉar en ĉiu mankas pronoma subjekto antaŭ verbo. En la unua frazo oni devas skribi „mi pensis”, en la dua „mi rememoris’, kaj en la tria „ĝi ekscios”. En Esperanto nur unu finitiva verbformo estas uzebla sen pronoma subjekto – la volitivo. La klarigo, ke en la cititaj ekzemploj temas pri elipsaj konstruoj, ne estas apogebla. Oni ne rajtas oferi klarecon por atingi koncizecon, ĉar estas aliaj rimedoj fari tion. Manko de verba subjekto signifas, ke leganto devas retrolegi, ĝis li estas certa pri la subkomprenata subjekto.
C. Interrompita vortordo (Pollando — Nombroj kaj faktoj)
1. Pri la valoroj de la internacia lingvo kaj utila agado de esperantistoj esprimas sian opinion en la filmo, tre pozitivan, la eminenta pola sciencisto… (p.68)
2. Grandan popularecon ĝuas, gvidata de la Ĉefa Estraro de PEA, konstanta koresponda kurso de Esperanto… (p.67)
3. Pollando estas la dua laŭ la grandeco konata en la mondo eksportanto de karbo. (p.44)
Tiuj ĉi frazoj sendube estis tradukitaj el la pola lingvo aŭ verkitaj de polaj esperantistoj, kiuj ne povis liberigi sin de esprimmanieroj de la gepatra lingvo. En ĉiu frazo aperas aro da vortoj, kiu ne staras tuj apud la aliaj vortoj en la frazo, al kiuj ĝi laŭsence rilatas. Jen kiel la vortordo povas esti ĝustigita, por ke la senco estu pli klara.
1. Pri la valoroj de la internacia lingvo kaj utila agado de esperantistoj, esprimas ‘
sian opinion tre pozitivan en la filmo de la eminenta pola sciencisto… 2. Grandan popularecon ĝuas koresponda kurso de Esperanto, gvidata de la Ĉefa Estraro de PEA. 3. Pollando estas vicorde la dua plej granda eksportanto de karbo en la mondo. Ekzemploj de fuŝa stilo troviĝas en ĉiuspecaj publikigaĵoj, eĉ en lernolibroj. Estas konsilinde, ke instruantoj rimarkigu ilin kaj donu al siaj lernantoj taskon reverki la frazojn, por ke ili estu pli klaraj, pli internaciaj, pli Esperantaj.
” I.P.R. ne trovis la vorton „redunda’ en PIV. Kiu helpos?
68 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Enpensiĝu, kolegoj!
Andres Martin
Senĉese oni aŭdas komentariojn rilate la enkondukon de Esperanto en la publikajn instituciajn Centrojn de Edukado. Ĉiuj bedaŭras la malatenton kiun montras la koncernaj naciaj instancoj pri nia Movado. Ili akceptas Zamenhofan Lingvon teorie sed, praktike, forgesas ĝian gravecon. Preterpasante aliajn rimarkindajn nuancojn — ekzemple, la manko de kapablaj profesoroj — kiuj malhelpas certe la enkondukon de Esperanto en la lernejojn, mi ŝatas taŭge reliefigi iujn aspektojn de la nuna edukado. Eble la graveco de la lernejo rilate la disvastigon de Internacia Lingvo ne estas tiel grandega kiel ne malmultaj asertas.
Kiel progresiva faktoro kiel instituciaj publikaj Centroj de Edukado ili tre ofte malsukcesas, ĉar multfoje ilia agado konsistas nur en la justigo de iu aktuala politiko kaj kultura situacio. Lernejo estas konservativa kaj, ne havas propran ideologion. Kontraŭe, ĝi estas servisto de partioj, religioj kaj de kutimoj estigitaj en aliaj sociaj rondoj. Ĝi celas instrui kaj eduki. Tamen, rilate instruadon, memvideble, ĉiam ĝi iras malantaŭ kaj, rilate edukadon, ĉiutage ĝi cedas pli kaj pli sian rolon al ceteraj. Nek profesoroj, nek pedagogoj povas sukcesi kontraŭ la cirkonstancoj, ĉar neniu el ili kondukas la mondon. Ĉi tiu estas gvidata de ekonomiaj; laikaj kaj pragmatismaj fortoj.
Neniu projekto de edukado prosperos ĉar neniu homo povas sekure kaj certe programi por la estonteco. Se sukcesus, estus tute hazarde. Ni piediras blinde kaj neniu povas diveni la okazontaĵojn.
Kvankam la edukado ĝuas la valorojn kaj la kvalitojn kiujn al ĝi ,donacas’ la socio, sed la atenditajn rezultatojn oni perceptas nenie. Ni povas konstati senĉese, ke la aŭtentikaj edukistoj estas la ĵurnalistoj, la ĉefoj de la politikaj partioj, la kinaj kaj teatraj geherooj, la radiofonio, la televido, la strato mem…
Bedaŭrinde, mi ne povas enmeti la Eklezion en ĉi tiun liston. La religiaj respondeculoj ne estas profitantaj sufiĉe la ŝancon, paroli al popolo per la nunaj amasmedioj de nia socio.
Estas necese faligi la miton de la senlima valoro de la lerneja edukado, ĉar hodiaŭ ĝi pretigas la personon por la estonteco nur laŭ la postuloj de la nuna socio. Kaj ŝajne unu
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 69
— paĝo 13 de la PDF —
el la plej gravaj kialoj de la malsukceso de la edukado konsistas en la manka adaptiĝo de la edukadsistemoj al la aŭtentikaj bezonoj de la gelernantaro.
Nia moderna socio estas tre ŝanĝema. La sciencaj antaŭeniroj estas grandegaj. Ili, kune kun la malapero de tradiciaj valoroj, kaŭzas la malprosperon de la aktualaj edukadprojektoj. Antaŭe, la gepatroj, la najbaroj, ĉiuj, kunlaboris kun la lernejo en la starigo de firmaj etikaj kriterioj. Hodiaŭ okazas la malo kaj pro tio ni piediras kiel mi jam diris supre, blinde.
Nur se la edukado ebligas al gelernantoj akiri la konojn, la lertaĵojn kaj la kutimojn necesajn por ekkomenci la mirindan vojaĝon de la vivo, ni povas paroli pri ebla sukceso. Tamen, ankaŭ pri tio mi ne estas tre optimisma, ĉar la grandega kvanto da konceptoj kiujn ofte oni deziras enkapigi, povas malebligi nepran sintezon.
Kompreneble, pri ĉi tiu temo ni povus paroli longtempe sed, verŝajne, neniam atingus taŭgajn konkludojn por nia ĉiutaga instruista penado. Tial necesas halti kaj enpensiĝi.
Ĉu nepras enkonduki Esperanton en niajn lernejojn? Probable, kiam granda procento da gejunuloj alproksimiĝos al kolegio antaŭjuĝe (kiel kutime okazas) ili preterpasos la studon de ĉi tiu lingvo ĉar ili ĝin konsideros kvazaŭ alian lecionaron truditan de personoj kiuj tute nescias la bezonojn de la lernantaro. Malgraŭ ke oni ofte jesas la neceson instrui Esperanton en la lernejoj, mi opinias ke, laŭ la vidpunkto antaŭe klarigita, la praveco de tia kriterio ŝanceliĝas.
Probable, kiel preskaŭ ĉiam, solvo troviĝas meze. Eble, oni devas konigi la lingvon per ĉiuj ekzistantaj rimedoj, t.e., per radiofonio, gazetaro, televido, lernejo… sed konsiderinte detale la etosojn en kiuj oni agados. Almenaŭ en multaj landoj ni sukcesos kiel esperantistaj instruistoj serĉante profesorojn en la lernejoj kaj gejunulojn en la radio, en la gazetaro, en televido, en kluboj, ktp. Tiel simple kaj tiel reale.
Ne forgesu ke la influo de la tradiciaj edukadrimedoj estas pli malgranda ol tiu de la amaskomunikiloj de nia socio kaj ke la pedagogiaj, sociaj kaj psikologiaj konoj povas kaj devas esti aplikataj ankaŭ ekster la lernejo.
70 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Propono de la estrarano pri financaj aferoj
Eblecoj por pagado de kotizoj de ILEI-sekcioj en landoj kun neŝanĝebla valuto. ILEI akceptas membrokotizojn pere de
a. internaciaj respondkuponoj aŭ
post skriba interkonsento kun la kasisto pere de
libroj aŭ
serioj da poŝtmarkoj aŭ
interesaj kolektadoj de bildkartoj aŭ
Esperanto-diskoj kaj sonbendoj aŭ
lerniloj esperantaj aŭ
eĉ prezentado de senkostaj ferioj en belaj lokoj.
o 7
mono
La varoj kiuj estos senditaj al ILEI devas esti facile vendeblaj.
La prezoj de la varoj ne povas rilati al la vendoprezo sed nur al la produktaj kostoj. Ankoraŭfoje ni substrekas ke la akcepto de la objektoj okazos nur post skriba interkonsento kun la kasisto de ILEI rilate al la kvanto kaj la valoro de la aĵoj.
B. Andreasson
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1983 — 71
— paĝo 14 de la PDF —
Oficialaj informoj de la Akademio de Esperanto
SEKCIESTROJ DE LA LIGO Aŭstralujo : Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173. Aŭstrujo : Mag. Karl Hirmann (estro de SAEI-Societo de Aŭstriaj Esperanto-Instruistoj) Rannachstr. 3 A-8046 Graz. Belgujo : E. van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal.
E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout. M. Sondervorst, Rue du Tĉlĉphone 1, B-2180 Mettel. H. Lentzen, Feldweg 20, B-4701 Kettenes.
Brazilo : Elvira Fontes, C.P. 5888, Sĉo Paulo. Britujo : Hilary Chapman, 34 LIwin Deganwy Conwy Gwinedd LL3 12RA Bulgarujo : Marin Bavec, Postkesto 1054, Sofio. Danujo : Lis Thune, Brembirvanget 15, DK-2650 Hvidovre. ; = Finnujo : Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82. Nova Serio N“1 Francujo : Fredĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont. Julio 1983 F.R. Germanujo : Ruff Karin, Pappelweg 22, D-315 Peine. Grekujo : K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506). Hispanujo : Andrĉs Martin Gonzales, Armengual de la Mota, 33, E-2, 49 D, Malaga-7. ‘ insti H ki Hungarujo: : Zsuzsa Barcsay, Ben Kp. 25/b, H-1011 Budapest. Sendependa lingvo-instituto fondita de D. ro L.L. Zamenhof en 1905. a j : M Sashafion gi mr “ia A MStreet Kuj mia PE» D-ro A. Albault, 55 -B, Arcs-St-Cyprien, F-31300 Toulouse, Francio Islando : Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik. Israelo : D-ro Josef Murian, p.o.k. 1289, IL-61012, Tel Aviv. ui ŝi, ~is n . Italujo : Catina Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa, pĉk 11244548. La Akademio elektis sian novan Estraron; ĝi konsistas el: Japanujo : Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343. = i i : Jugoslavio : Miodgrad Stojanoviĉ, Omladinakih Brigada 49/111/31, YU-11070 Novi Beograd. kranio Albault, i Toulouse, Eranpto, Prezi pare Luksemburgo : Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette. : Prof. D-ro Stojan Guĝev, el Sofia, Bulgario, Vic-Prezidanto; Malto : Carmel Mallia, 89 Sanctuary str., Zabbar, Malta. L ic- i : Nederlando : D. Luesken-Burger, Boerhavestraat 82, NL-7316 LH Apeldoorn. Prot Dao Esu] Merrgand; si Kiberihexa, Vi Ereajdnafo; . Nordameriko : D-ro Duncan Charters, 25 Elsah Hills Dr Elsah JL-62028, USA. D-ro Werner Bormann, el Hamburg, FR Germanio, Sekretario. Norvegujo : EllingStrand, Ekebergveien 208, Leilighet 154, Oslo 11. ed; „ ” : Nov-Zelando : Gvenda Sutton, 21 Rama Crescent, Wellington 4. Nun baldaŭ la Akademio aranĝos la elekton de novaj Direktoroj por la diversaj Polujo : Mig. Barbara Chmielewska, Pedagogia Komisiono de Pola Esperanto-Asocio, Scii i Ai ; ; asis 8: UL-Jasna 6, PL 00-013 Warszawa. Sekcioj, tiel ke ĝi povu plenumi la rolojn por kiuj Zamenhof kreis ĝin. Portugalio : Antonio Manuel Correia Coimbra, Rua Coronel Leitao 20, 1? Esq. Lisboa Marques. Sanmarino : Marina Michelotti, via 25 marzo, 73, I-43031 Republica di San Marino. Sovetujo : Johannes Palu, Sĉlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV. Nikolaj Starodubcev, Poŝtrestante SU-3-340047 Doneck. Sud-Afriko : Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1700 Florida Glen. Sudakoreujo : SoGilSu-Sdemun P.K. 59, Seŭlo 120. Svedujo : Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24200 Horby. Venezuelo : Esteban E. Mosonyi, Apartado 51500, Chacao, Caracas. Izolitaj Membroj Ĉeĥoslovakujo : Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. Cinujo : Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan. GermanaD.R. : Till Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Brŭel. Kubo : Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila. Malagasujo : Eugene Raveloson, B.P. 1663-101, Antananarivo. Singapuro : Hongi Liao, apt. blk. 14, 2809H, Eunos Crescent, Singapuro 14.
72 — 1983 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo Zairujo : Antoine-Samuel Ngangu, B.P. 13, Lukala, Nkandu.
— paĝo 15 de la PDF —
ALVOKO — ALVOKO- ALVOKO – ALVOKO – ALVOKO – ALVOKO
Internacia Lerneja Semajno okaze de la Centjara Naskiĝtago de Esperanto
onu Molle. A
Internacia Ligo de Esperantistaj instruistoj
invitas partopreni al
senprecedenta evento ekde la fondo de la internacia lingvo, ĉar en lernejo kunvenos gelernantoj el ĉiuj kontinentoj kaj landoj
ALIĜILO
Mi aliĝas al la 18-a konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
BamllaNnOoMOs “SIS Em E o e o klo ko o ker Em
ARAŬĤOMOJ tra Mo mo E e meer Profesio jcs ma mno ema i So AĝO: sikom uko SIFATO: ~a e o o e kun peo epemo uvo INTOS 3 o So Poŝtaskodo =» ua meka EIEDO: mm o een [andoj 3 ko eki err NM A e een ha ao ue e enl aan
Mi estas preta prelege analizi la lingvan situacion en mia lando, jes aŭ ne (substreku vian intencon).
Por mia restado (loĝado, manĝado, konferencaj kotizoj) mi devas pagi: ĝis15/2/84 8 100 dinarojn
ĝis 15/4/84 8 300 dinarojn
ĝis 15/7/84 8 500 dinarojn
La konferencaj kotizoj ĉe nepartopreno ne estas repageblaj, dokumentoj estos senditaj.
Por ĉiu partoprenanto estu plenigita aparta aliĝilo. Ankaŭ geedzaj paroj faru tion!
Atentu!
Tritaga postkonferenco okazos en la ĉarma regiono de Rijeka. La provizore kalkulitaj kostoj estos tre favoraj. Restado en hotelo kaj uzado de aŭtobuso por unu tago ne pli ol 1 000 dinaroj!
Mi partoprenos la postkonferencon:
OOI EE ESO (skribu jes aŭ neN
subskribo
— paĝo 16 de la PDF —
Estraro de ILEI
Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, Pappelweg’ 22A, D-315 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, YU-51000, Rijeka, lugoslavio.
Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo.
Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, S-24200 Horby, Svedujo.
Kunlaborantaj Organizoj
Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.:
S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.
Fĉderation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne — 35 Avenue
Jottrand 1030 Bruxelles — Belgique. Tel. 02 277 49 36.
Esperanto — 1, rue Galissonniĉre — F — 44330 Le Pallet — Francio.
Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris.
Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Paris. ;
Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko: :
Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR
en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, Kategorio C
Aperas trifoje jare
redaktas: Helmut Sonnabend, Pappelweg 22A, D-315 Peine, FR Germanujo
Membreco en I.L.E.I. (30 svedaj Kronoj jare) inkluzivas la ricevon de IPR.
abonprezo por nemembroj:.30 svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)
Kontoj:
1. poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). La Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj – ILEI . Sodra Rorum pl. 455. S- 242 00-Horby. (Svedujo)
2. poŝtĝirkonto: 3789/64 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.
manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro
— paĝo 17 de la PDF —
ALVOKO – ALVOKO – ALVOKO – ALVOKO – ALVOKO – ALVOKO
Internacia Lerneja Semajno (ILS) aŭ aŭtune 1986 aŭ printempe 1987.
La kontribuo de MLUIET al la Jubilea Jaro estos la prezentado de Internacia Lerneja Semajno (ILS).
Estos demonstrende, ke per Esperanto eblas organizi senprecedentan lernejan instruadon al infanoj kaj pli aĝaj gelernantoj el kvin kontinentoj kaj krei inter ili tiun etoson kiun ebligas komuna lingvo.
Partoprenrajtaj estas junaj homoj kiuj atingos 1986/1987 la aĝon inter 10 kaj 15 jaroj, escepte ankaŭ, se ili limiĝos 1986/87 al 9 aŭ 16 jaroj.
Partoprenontaj internaciaj lernejanoj havu la lingvan nivelon postulata en lingvaj ekzamenoj por lingva kapableco.
De ili devas esti plue postulataj, ke ili laŭ konduto estu la “ambasadoroj” de siaj landoj.
Invitataj estas infanoj kaj gelernantoj el ĉiuj kontinentoj kaj landoj. La nombro de la ILS estas limigita al 80 ĝis 90 lernejanoj.
Jam nun estas bonvenaj ĉiuj geinstruistoj el ĉiuj kontinentoj kaj landoj dezirantaj ekde nun kunlabori por la sukcesigado de la ILS, ĉu ili nur zorgu en la propra lando por la preparo de la gelernejanoj aŭ ĉuili deziras instrui en la ILS.
Ĉiuj formos la Internacian Kolegarion (IK).
Gekolegoj pretantaj esti anoj de IK bonvolu plenigi la apudan demandaron kaj sendi ĝin al Helmut Sonnabend, Pappelweg 22 A, D-315 Peine.
La loko de la ILS estos ankoraŭ fiksata, eble en Germanio.
ALVOKO — ALVOKO – ALVOKO – ALVOKO- ALVOKO – ALVOKO
Aliĝo al Internacia Kolegiaro de Internacia Lerneja Semajno 1986 aŭ 1987
NOMO
Voknomo
Aĝo Strato Loĝloko
Lando
Kontinento
Mi estas preta,
rekte instrui en la Internacia Lernejo en 1986/1987
aŭ/kaj
fari mian eblon por prepari gelernejanojn por la ILS. substreku la deziritan frazeton!
Konciza informo pri mia persono (fakoj, ekzamenoj ĉefe en Esperanto, pri praktikaj spertoj en lingva instruado, partopreno en aranĝoj por infanoj/gejunuloj, ….
Subskribo
Nepre! Resendu ĝis la fino de 1983! Plej malfrue en Januaro 1984!
IPR 1984/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
IPR
Organo de Internacia Ligo ‘k. de Esperantistaj Instruistoj
iodo
Jarkolekto 14 N-ro 1, 1984
— paĝo 2 de la PDF —
Internacia Pedagogia Revuo — n-ro 1, 1984
Presado: Offset Massarosa, Tel. (0584) 93.090 Kompostado: Grafika Centro de Universala Esperanto-Asocio, Antverpeno
Enhavo
. Letero de la Ĝenerala Sekretario de … al la Infanoj de la Mondo . Iom pri Skofja Loka, loko de nia 18-a konferenco . Fonemo kaj sono en Esperanto h E.A. Bokarev, Informilo de BEA . Sukcesaj lernantoj de fremdaj lingvoj AALE-Bulteno . Ludteatraĵeto AALE-Bulteno . 2-a „Tago de la Lernejo” en la 68-a UK en Budapeŝto
Z. Barcsay kaj H. Behrmann 7. Ĝustigo de vortuzado en faka artikolo pri aŭdovidaj rimedoj
SLU Lk DO ~~
Bernard Golden
8. Kiel Bretono iĝis reĝo de Anglujo prezentita de F. Le Magadure 9. La reala evoluo de la vorttrezoro en planlingvo W. Bormann 10. Cu ni bezonas novan sufikson? Malte Marheden
A Letero de la Generala Sekretario de … al la Infanoj de la Mondo
Por la 18-a de Majo, …
Hodiaŭ estas la „Tago de Bonvolo” kaj la aero estas plena je mesaĝoj de amikeco, kiujn la Radio-stacioj dissendas: mesaĝoj de la infanoj de Kimrujo kaj la respondoj, kiujn sendis al ili la infanoj de la kvin kontinentoj kaj de la malproksimaj insuloj. La voĉoj de la junaj homoj, kiuj en via nomo parolas antaŭ la radio, ĉiuj esprimas la bonan volon de tiuj, kiuj ankoraŭ ne atingis la aĝon de 15 jaroj kaj ilian deziron al komuna laboro por la bono de ĉiuj. Ĉar hodiaŭ estas la 18a de Majo, la Tago de Bonvolo.
Sed kiel estos morgaŭ? Kion vi faros morgaŭ por plenumi viajn promesojn? Morgaŭ vi eble aŭdos pri konkuradoj kaj pri disputoj, kiuj disigas viajn respektivajn patrujojn, pri malnovaj, amaraj kvereloj eliu malfeliĉa pasinteco, kiuj nur tre malfacile estas forigeblaj. Morgaŭ vi eble kun senkuraĝiĝo demandos al vi, kian utilon havas forta laborado, ĉar spite de tio viaj gepatroj estas senlaboraj. Morgaŭ vi eble renkontos homojn, kiuj priridas viajn mesaĝojn de hodiaŭ: „Estas nur vortoj, nenio krom vortoj”, ili diros. „Kian bonon faros belaj vortoj?”
Kaj efektive estas la vero, ke tio, kion ni bezonas, estas agado. Ĉu vi kredas, infanoj, ke por solvi problemojn, finigi malpacojn, forgesi malamon kaj por ĉesigi senlaborecon, sufiĉas, ke ne estas tiel. Ĉi tiu kompatinda, freneza mondo bezonas pli efikajn rimedojn. Ĝi bezonas nin, ĉiujn. Al ni ĉiuj kaj precipe al la junularo la tasko, iom restarigi la ekvilibron, kaj la komprenon pri ĝustaj proporcioj en la mondo. Kiel vi faros tion? Per studado kaj poste per agado.
De morgaŭ vi klopodos ekzerci vin en sinkontrolo kaj sinregado: Vi lernos resti trankvilaj’kaj objektivaj, por ke vi estu kapablaj nepartie studi la kaŭzojn de ĉiuj tiuj malpacoj.
Tiam vi povos fari decidojn en viaj propraj landoj, vi konos ĝisfunde ĉi tiujn delikatajn aferojn kaj vi kapablos trankvile ekzameni ilin kun la koncernaj popoloj, ĉu amikoj aŭ malamikoj. Vi scios kiel trovi la justajn kompromisojn, nur petante honestajn kaj egalajn oferojn de la kontraŭaj partioj. Vi scias same bone kiel mi, ke finigi dispu-
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 —1
— paĝo 3 de la PDF —
ton per batalo ne estas la taŭga maniero por trovi justan, racian kaj daŭran solvon; male, tio nur kondukas al malamikaj sentoj kaj al la kreado de novaj malfacilaĵoj.
Do firme decidu eklabori. Ĉar vi devos batali pacience, kaj lojale kontraŭ senfina nembro da senkompataj malamikoj. Ĉu mi diru al vi kelkajn el ĉi tiuj teruraj malamikoj, kiujn vi devos venki? Kelkaj estas naturaj katastrofoj kiel ekz. inundoj, sekeco kaj nutraĵmanko. Aliaj estas malsanoj, epidemioj, plagoj. Krome estas mizero, malpureco, malklereco, timo, sklaveco, senlaboreco kaj aliaj aferoj.
Kaj ĝuste tial … ekzistas. Ĝuste tial ĝi devas fariĝi pli forta kaj pli efika. La … povas organizi mondatakojn kontraŭ katastrofoj, kontraŭ malsanoj, mizero, senlaboreco, malordo kaj malŝparemo.
La … bezonas virojn kaj virinojn por heroa batalado, ne kontraŭ aliaj homoj, sed kontraŭ tiaj malamikoj, kiajn mi menciis. Ĝi klopodas instigi la homojn forĵeti la militon kiel metodon por finigi siajn malpacojn kaj fari tion per arbitracio kaj per kunlaboro.
Ĉu la mondo kaj ĝiaj problemoj multe ŝanĝiĝis? Jen fama alvoko al la infanoj de la mondo.
Kiu enordigos ĝin tempe kaj deinstance?
Bonvolu skribi! (IPR)
2— 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Iom pri Skofja Loka, loko de nia 18-a konferenco
$kofja Loka estas signifa slovena urbo en la regiono Gorenjsko. Laŭvoje ĝi situas nordokcidente 23 km de Ljubljana kaj 12 km sude de Kranj. Ĝi kuŝas sub orienta deklivo de montetaro de Loka, kiu orienten dislarĝiĝas en kamparon de la rivero Sora kaj okcidenten al valoj de Poljane kaj Selca.
En la mezepoko iris trafiko el la valo de Ljubljana tra Loka al valo de Poljane kaj pluen al Friulio kaj Triesto.
La nomo Loka, urbeto inter konfluo de du riveretoj, nomataj Sora, aperis la unuan fojon en historiaj dokumentoj en la jaro 973. Tiun jaron la germana imperiestro Oto II-a donacis la teritoriojn de la valo Selca kaj Poljane al episkopoj de Freissing el Bavario. Pli poste, en la jaro 1033 la teritorio de Freissing havigis al si ankoraŭ la valon de Supra Sava ĝis la vilaĝo Dovje. h
En la historiaj dokumentoj oni trovas por la urbo plurajn formojn: Lonca (973), Loka (1074), Lack (1192). En germanaj dokumentoj oni trovas ĉiam la nomon Lack aŭ Bischoflack. En romanaj dokumentoj la loko estas nomita Scophelcus, Scufialocka, Sokufega Lucka. En la 13-a jarcento aperas slovena nomo Ŝkofja Loka. En la dokumento en 1274 la lokon oni jam nomas urbo. La situo de la urbo estis favora ankaŭ el defendaj vidpunktoj. De tri flankoj la urbo estas ĉirkaŭita de akvo, en okcidenta flanko de la kastelo. Pro la pli bona sekureco oni ĉirkaŭigis la urbon ĝis la jaro 1318 per muro en kiu estis kvin pordegoj.
Loĝantaro en la urbo estis de slovena kaj germana naciecoj. En la ĉirkaŭaĵo ĉefe vivis slovenoj. La plej multo el la loĝantaro estis metiistoj.
Kune kun la metio evoluis ankaŭ komerco. Komerci rajtis nur urbanoj. Episkopo de Freissing en la jaro 1451 malpermesis komerci al kamparanoj — subuloj de la urbo. Laika aŭtoritato apartenis al la episkopoj de Freissing, sed eklezia aŭtoritato apartenis al patriarko de Aquilea.
Ĉefa oficisto estis administranto. Li estis episkopa anstataŭanto. Katastron, en kiu estis listo de ĉiuj subuloj gvidis anstataŭanto de la administranto. La administranto estis juĝisto al la subuloj de Loka. Urbanoj havis sian urban juĝiston kaj urban konsilantaron.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 3
— paĝo 4 de la PDF —
Grava oficisto estis grendeponisto, kiu kolektis impostojn en naturaĵoj. Grenon kaj aliajn naturaĵojn li akceptadis en grendeponejo sur la hodiaŭa Spodnji trg (Suba placo). — Tasko de la grendeponisto estis ju plej baldaŭ disvendi la varojn. Ĝis kiam la greno restis en la deponejo, kamparanoj ne rajtis vendi siajn produktojn.
Por la urbo Loka estis kriza jaro 1439. La ĉirkaŭaĵo de Ŝkofja Loka estis scenejo de sangbataloj inter grafoj de Celje kaj imperiestra soldataro. En la jaro 1457 la armeestro de Celje Jan Vitovec bruligis pro venĝo preskaŭ la tutan urbon. En la jaroj 1471 kaj 1476 atakis la fortikigitan urbon turkoj. La urbo mem ne estis konkerita, sed turkoj detruadis kaj bruligadis en la ĉirkaŭaĵo.
Forta tertremo la 26-an de marto 1511 multe detruis la urbon. Ruinigitaj estis turo — sur Krancelj, malnova kastelo super Vincarji, la kastelo de Loka kaj la grendeponejo.
Episkopo Filipo konstruis en la jaroj 1513 ĝis 1526 la hodiaŭan kastelon kaj renovigis la urbon.
En la jaro 1660 forbrulis Mestni trg (Urba placo), en 1698 la brulo neniigis Spodnji trg (Malsupra placo), nomata Lontrg.
La muroj iom post iom perdis sian signifon kaj ĝi komenciĝis disfali. La plej grandan parton de la muro oni forigis post la jaro 1789. Konserviĝis la suda parto apud Graben, ĉe la hodiaŭa komunuma domo.
La potenco de la episkopoj de Freissing ĉi tie daŭris de la jaro 973 ĝis 1803, do 830 jarojn. En la jaro 1803 la habsburganoj eksproprigis la tutan posedaĵon de la episkopoj de Freissing. Per tiu disproprigo la urbo Skofja Loka perdis sian aŭtoritatkarakteron.
Nur post la unua mondmilito komenciĝis en $kofja Loka evolui industrio: ligna, pela, teksa kaj ĉapela.
Pli fortan ekonomian progreson la urbo komencis akiradi post la dua mondmilito.
Kiu deziros pli da informoj pri detalaĵoj de la postkongresaj tagoj, bonvolu turni sin al s-ino Anja Hurĉak (vidu dorsan paĝon de IPR pro la adreso!)
4 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Fonemo kaj sono en Esperanto Prof. E.A. Bokarev
La moderna lingvoscienco uzas la terminon „fonemo”. La fonemo estas sono, kiu kapablas diferencigi sencon de vortoj kaj vortformoj. Ekz. en Esperanto „b” kaj „v” estas apartaj fonemoj, ĉar ili diferencigas sencon de vortoj: balo-valo, rabi-ravi; „o” kaj „u” same estas apartaj fonemoj, ĉar ili diferencigas sencon de vortoj: sono-suno, roso-ruso. Sed ne en ĉiuj lingvoj ekzistas tiuj fonemoj. Ekz. en hispana kaj novgreka „b” kaj „v” estas variantoj de la sama fonemo kaj en ili ne ŝanĝiĝas la senco de la vorto, se anstataŭ „b” oni prononcas „v” aŭ inverse. Same pri „o” kaj „u”. Ekzistas lingvoj (ekz. lezgina en Kaŭkazo), kie ili estas nur variantoj de la sama fonemo, do la senco de vortoj ne ŝanĝiĝas, se anstataŭ „o” oni prononcas „u” aŭ inverse.
La lingvoscienco, kiu okupiĝas pri fonemoj, nomiĝas fonologio, sed pli ĝuste fonematiko aŭ fonetiko. La kvanto de fonemoj en certa lingvo estas pli-malpli preciza, kalkulebla; la kvanto de ĉiuj reprezentantoj de iu fonemo (variaĵoj, variantoj, alofonoj) praktike ne estas kalkulebla, ĉar ili aperas pro plej diversaj kaŭzoj (asimilado, disimilado, dialekta kaj individua prononcmaniero, stilo de prononcado ktp.), kaj ilia kvanto dependas ankaŭ de precizeco de la parolanalizo.
En Esperanto ĉiu fonemo estas skribe reprezentita de speciala litero. Pro tio ni nomas la Esperantan ortografion fonetika aŭ fonemika (ankaŭ fonematika). Ĉar la fonemo diferencigas sencon de vortoj kaj vortformoj, do nia unua kaj ĉefa postulo de korekta prononcado en Esperanto estu strikta diferencigo de ĉiuj ĝiaj fonemoj. Niaj instruantoj de Esperanto devas esti tiurilate tre postulemaj kaj rigoraj. En ĉiuj nacilingvaj lernolibroj ĉiam devas esti avertoj pri fonemikaj prononceraroj, specifikaj por tiu aŭ alia nacio. Ni penu, ke ĉiu fonemo havu apartan prononcon kaj ne koincidu kun iu alia. Ĉiu lingvo havas sian propran sistemon de fonemoj, do anoj de ĉiu lingvo, studante Esperanton, pro konflikto inter du fonemikaj sistemoj estas minacataj de iu serio de eventualaj prononceraroj.
Ekzemple, rusoj en senakcenta pozicio povas miksi „o” kaj „a”. Anstataŭ oranĝo ili povas diri aranĝo, anstataŭ okcidento-akcidento, same komparo-kamparo, organoargano, poŝtisto-paŝtisto ka. Precipe grava estas la eraro, kiam tiuj fonemoj miksiĝas en gramatikaj finaĵoj: anstataŭ bono-bona, anstataŭ koro-kora, aŭ anstataŭ mi
Ekzemple, rusoj en senakcenta pozicio povas miksi „o” kaj „a”. Anstataŭ oranĝo ili povas diri aranĝo, anstataŭ okcidento-akcidento, same komparo-kamparo, organo-
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 —5
— paĝo 5 de la PDF —
argano, poŝtisto-paŝtisto ka. Precipe grava estas la eraro, kiam tiuj fonemoj miksiĝas en gramatikaj finaĵoj: anstataŭ bono-bona, anstataŭ koro-kora, aŭ anstataŭ mi venos-mi venas ks. En la sama senakcenta pozicio ruso povas miksi „e” kaj „i”: anstataŭ letero li povas diri litero ktp. La rusa lingvo ne diferencigas ankaŭ la fonemojn „g” kaj „h”: la nordanoj scias nur „g”, la sudanoj nur „h”. Tiel rusoj iufoje povas erari miksante tiujn fonemojn: galo-halo, gardi-hardi, gufo-hufo, gasti-hasti, gisi-hisi ka.
Intercetere oni povas noti, ke iuj eŭropanoj ne ĉiam bone prononcas „r”. Ekzemple, angloj en iuj fonetikaj pozicioj prononcas ĝin tre malforte, preskaŭ nule, neaŭdeble por reprezentantoj de iuj aliaj lingvoj. Tio povas kaŭzi miskomprenon: verki-veki, surda-suda, karto-kato, tigro-tigo, korto-koto, frako-fako k.a.
Kiel lastan pekon kontraŭ Esperantaj fonemoj mi tuŝos nuligon de „h” en parolado de francoj, italoj kaj kelkaj aliaj nacioj, kio ankaŭ povas produkti miskomprenon: horo-oro, haro-aro, homaro-omaro, hordo-ordo, hajlo-ajlo, halo-alo, hardi-ardi
k.a. Principe malpli grava estas normigo de prononco de alofonoj, t.e. de diversaj
variantoj de fonemoj. Estas indiferente, ekzemple, ĉu oni prononcas palatizitan aŭ malmolan „ŝ”, „ĉ” en la vortoj ŝipo, ĉelo; voĉan aŭ senvoĉan „h”, „j” en la vortoj homo, fojno. Ordinare ni eĉ ne perceptas la fonetikan diferencon de tiuj alofonoj, de diversaj variantoj de la samaj fonemoj. Pro tio la tiel nomata problemo pri vasteco kaj longeco de Esperantaj vokaloj estas tute malprava kaj sensignifa. Esperanto ne havas diferencon inter vokalaj fonemoj laŭ ilia vasteco kaj longeco, kaj tiun diferencon inter koncernaj alofonoj povas percepti nur ano de tiu lingvo, kie ekzistas tia diferenco inter la fonemoj. Tamen iufoje estas grava la demando pri alofonoj. Ekzemple, rusoj ofte moligas (palatizas) dentalan „t” en pozicio antaŭ vokaloj „e” kaj „i” kej en tiu pozicio ĝi povas esti perceptata kiel varianto de „c”, sed ne de plosivo „t”: timo-cimo, titrocitro, tiklo-ciklo. Do uzado de palatizita alofono de „t” ne estas rekomendinda.
Lastloke ni okupiĝu pri asimilado de sonoj en parolĉeno. Distance proksimaj sonoj povas influi unu la alian iurilate. Se posta sono influas la antaŭan, la asimilado estas nomata regresiva: ekzisti-egzisti; se la antaŭa sono influas la postan, la asimilado estas nomata progresiva: diversa-diverza. Ĉar Esperanto estas fonetika lingvo kaj ĉiu aparta fonemo en ĝi ne devas konincidi kun iu ajn alia, la proceso de asimilado ne devas esti rekomendata.
Ne estas rekomendata ankaŭ alia eventuala fonetika procedo en la parolĉeno, kiu povas aperi en Esperanta prononco pro influo de naciaj lingvoj, ekzemple apero de „j” inter vokaloj: ĉijelo anstataŭ ĉielo, pijedo anstataŭ piedo, mija anstataŭ mia k.a.
Do ni povas konkludi pri strikta diferencigo de unueca prononco en Esperanto, oni parolas precipe pri strikta diferencigo de fonemoj, sed plej ofte oni ne povas insisti, ke iu speciala alofono estu sola reprezentanto de la koncerna fonemo. Do ni rigore obeu la principon de fonemikeco, kiu estas esence grava de l” vidpunkto de interkompreno sed estu toleremaj al tio, kic estas sensignifa de tiu vidpunkto.
El „Informilo 83/84 BEA”
Ĉiu sekcio havas interesaĵojn por niaj gelegantoj. Bonvolu sendi.
6— 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Sukcesaj lernantoj de fremdaj lingvoj
AALE-Builteno 78, 1983
Laŭ raporto de la esplorada instituto „Ontario Institute for Studies in Education” en 1975, sukcesaj lernantoj de fremdaj lingvoj havas la jenajn trajtojn: 1. Facileco en la apartigo de informado de nerilataj sonoj
2. Supera kapableco trakti ion novan, malsaman, paradoksan
3. Kapableco apartigi la lernatan lingvon de la naskiĝa lingvo kiel apartaj sistemoj 4. Ekstraverteco; iom da atakemo, aŭdaco
5. Kompreno pri sia propra lerno-stilo
6. Trankvileco kiam oni riskas
7. Aktiva serĉado por okazoj uzi la lernatan lingvon
8. Bonega kapableco diveni
9. Atento al ne nur signifo sed ankaŭ al lingva formo
10. Atentemo al la sentoj de aliuloj.
Jen rekomendoj pri la instruado de talentaj lernantoj de fremdaj lingvoj:
—- Enkonduku la instruadon pli frue ol kutime
— Donu okazojn al ili labori kun talentaj samaĝuloj
— Disponigu al ili taŭgajn legaĵojn
— Partoprenigu ilin en malpli da parkerigaj ekzercoj, pli da verkado
— Donu okazojn por sendependa esplorado
— Petu ilin instrui al aliaj lernantoj
— Laŭdu iliajn atingojn
– Donu tiajn estrajn rolojn kiaj direkti teatraĵojn, ludojn, aŭdo-vidajn erojn
(Tradukita el artikolo „The Role of Foreign Language Education for the Gifted and Talented Student” en FOREIGN LANGUAGE ANNALS No. 5, 1982.)
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 —7
— paĝo 6 de la PDF —
Ludteatraĵeto AALE-Bulteno 78, 1983
Lastan someron en Viena restoracio dum postkongresa renkontiĝo, pli ol cent Esperantistoj el dek du landoj partoprenis la jenan amuzan lud-teatraĵeton, kiun sprite direktis la ĉef delegito Max Finkenzeller. La unuopaj roluloj ne parolis, sed nur faris taŭgajn gestojn, kaj la grupo aktive partoprenis.
Estro: La kurteno malfermiĝas. (Rolulo gestas; grupo aplaŭdas) Estro: La vento blovas. (Grupo laŭte blovas) Estro: Ekpluvas. (La grupo rapide batas la manojn sur tablo) Estro: La luno malaperas (Rolulo kovras la vizaĝon per mantelo) Estro: La suno leviĝas. (Rolulo malkovras la vizaĝon kaj ridetas) Estro: La koko krias. (Rolulo kokerikas) Estro: La hundoj bojas. (La grupo bojas) Estro: La katoj miaŭas. (La grupo miaŭas) Estro: La geamantoj enamiĝas. (Rolulo al rolulino: Mi amas vin!) Estro: La geamantoj malaperas malantaŭ la arboj. (La roluloj foriras) Rolulo: (Frapante la pugnon sur tablon) Kio okazas tie ĉi?
Helpu niajn geinstruistojn per viaj kontribuaĵoj.
8— 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
2-a Tago de la Lernejo en la 68-a UK en Budapeŝto
Zsuzsa Barcsay kaj Hermann Behrmann
Daŭrigante la komencitan laboron en Antverpeno (1982) en Budapeŝto ni okazigis la duan fojon la Tagon de la Lernejo. La programon honorigis reprezentantoj de hungaraj ŝtataj kleriginstancoj, nome la ĉefdirektoro de Landa Pedagogia Instituto kaj la estro de ĝia fremdlingva sekcio, reprezentanto de Ministerio pri Klerigo, estro de kleriga sekcio de Ĉefurba Konsilio, la direktoro de Ĉefurba Pedagogia Instituto kaj sekciestro ĉe Landa Sindikato de Pedagogoj. |
La ĉefdirektoro de Landa Pedagogia Instituto, D-ro Mikl6s Szabolcsi salutis la Tagon kaj informis la partoprenantojn pri tio, kiun lokon nun okupas la Esperanto-instruado en la oficiala ŝtata instrusistemo kaj kian perspektivon ĝi havas. Li akcentis, ke la Esperanto-kulturo estas integra parto de la ĝenerala kulturo, kaj la edukado je Esperanto harmonias al la celoj de la hungara edukpolitiko.
D-ro Gyula Mezei, estro de kleriga sekcio de la Ĉefurba Konsilio alte taksis en sia konciza parolado la lingvoekzercigajn internaciajn tendarojn por gelernantoj de diversaj aĝgrupoj kaj denombris tiujn, kiuj lastatempe regule okazadas en Hungario.
Post la salutvortoj de la menciitaj du altrangaj oficuloj s-ro Baldur Ragnarsson (IS) malfermis la Tagon per sia enhavriĉa prelego pri la kadrotemo „Esperanto-instruado kiel kontribuo al interkultura informado”. El la prelego ni ellevas unu, sed ŝajne la plej gravan ideon: por ke la Esperanto-instruado povu plenumi interkulturan informadon, estas bezonate, ke ni havu modernan „tridimensian” lernolibron. La tri dimensioj estas la jenaj: 1. konoj pri la lingva sistemo de Esperanto; 2. prezentitaj cirkonstancoj por apliki la lingvon; 3. edukado de la kultura fono de la lingvo. „Ni povas kaj devas pli celeme enkonduki en niajn lernolibrojn de Esperanto temojn de aŭtentika, internacia edukvaloro” — tiel resumiĝis en la prelego tiu ĉi ideo.
Prof. D-ro Istvan Szerdahelyi (H) eĉ pli konkrete parolis pri la socia-kultura fono de Esperanto, pri tiu instrumaterialo, kiun en naciaj lingvoj oni nomas „Landeskunde”, „Language and area”, „Langue et civilisation”, „stranovedjenije” k.s. Li denombris la konojn pri la itala kulturo kiujn devas ellerni gelernantoj studante la italan en hungaraj gimnazioj. La Esperanto-legolibroj de D-ro Szerdahelyi por gimnazianoj (16-18- jaruloj) enhavas informojn pri:
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 —9
— paĝo 7 de la PDF —
internacia junulara movado, modernaj olimpikaj ludoj, internaciaj signosistemoj de trafiko, flugado, kosmonavigado (K.E. Ciolkovskij), – Semmelweis, – Ruĝa Kruco (H. Dunant), — Ĉu la homaro havis komunan pralingvon? Deĉifro de malnovaj lingvoj (Champolion, Grotefend), — La latina kiel internacia lingvo, — internaciaj organizaĵoj (Monda Packonsilio, UN, UNESKO, UEA), — internaciaj pacpremioj Lenin kaj Nobel, — interlingvistiko: hungaraj planlingvo-projektoj; ekesto kaj disvastiĝo de Esperanto; Esperantaj literaturo kaj movado.
La denombritaj konoj ne estas iu plusa ĉapitro en la lernolibro, sed ili konsistigas la lecionojn de la dua lernolibro por gimnazianoj, tiel la lernolibro korespondas ankaŭ al tiu didaktika postulo, ke la legaĵoj ne estu pure ilustraĵoj al gramatiko, sed ili havu informvaloron.
La vicon de prelegoj daŭrigis s-ro Yosimi Umeda (J), kiu parolis pri „Instruado de Esperanto al internacia lernantaro en la San Franciska Ŝtatuniversitato en Usono”, krome — kiel kompetentulo pri komunikado – tre interesajn indikojn li diskonigis pri la kvanto kaj lingvoj de informaĵoj enfluantaj en Japanion.
Zsuzsa Barcsay (H) informis la ĉeestantaron pri la 1-a Metodika Seminario de UEA, okazinta en la antaŭkongresa semajno en hungara urbeto Gyula.
Sekvis du modellecionoj.
Tiu de Jozefo Horv4th (H) impresis la aŭskultantaron per sia prepariteco: aro da transparantoj kaj manipuleblaj objektoj ilustris la instruatan materialon. La kursanoj havas pseŭdonimon dum la daŭro de la kurso por liberigi ilin de eventualaj inhiboj. Multaj ja interesiĝis ĉe la instruisto, ĉu transparentoj kun gramatikaj tabeloj ktp. estas aĉeteblaj. S-ro Alfonz Pechan, estro (jam de pli ol 40 jaroj!!) de la Ekzamena Komisiono de HEA asertis, ke dum mallongaj rapidkursoj oni ja povas akiri sufiĉe da lingvaj konoj, tamen estas bezonate poste diligente daŭrigi la lingvolernadon kaj apliki la lingvon por maturigi la sciojn. Aliaj partoprenantoj de la Tago turnis sin al la organizantoj: kiel eblas, ke en Hungario la adulto estas afiŝita „instrumaterialo” por ilustri gramatikon.
Kelkaj okcidentanoj eksplikis, ke laŭ ilia moro en publikaj (lingvo-)kursoj oni evitas paroli pri religio, politiko kaj sekso por respekti individuajn opiniojn pri tiuj temoj; kelkaj el socialismaj landoj demandis, kiel tiuj afiŝoj kaj la agresema korusa ripetigado de (nacilingva) teksto en Esperanto-kurso harmonias al la spirito de edukado en nia socio.
J
10 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
La organizanto de la Tago — ankaŭ kiel gvidanto de la Instrua Komisiono de HEA — devas deklari, ke la partio kaj registaro en Hungario havas tute malajn edukcelojn: en lernejoj ni klopodas prepari la gelernantojn je harmonia familia vivo. Nia socio kaj registaro ĝismaksimume protektas la familiojn kaj prijuĝas tiujn, kiuj ne plenumas sian devon rilate al sia familio aŭ misuzas la liberecon, kiun la moderna socio ebligas al ĉiuj civitanoj; krome nia pedagogio estas libera de agresemo.
Do la prezentita metodo estas iniciato de privatuloj, fakte pirata metodo, kiel ili
mem trafe nomas ĝin. La modelleciono de Francisko Simonnet (F) prilumis gravan metodon, kiun oni traktas kutime nur marĝene, nome instruadon de kantoj. Pli precize: „instruado per kanto al lernantaro neegalnivela” (precipe dum kelktagaj aranĝoj, kiam oni devas „denulajn komencantojn” kaj preskaŭ flue parolantojn samtempe kaj maltede progresigi”). La instruisto elektu kanton kun ofta ripetado kaj ripetendajn vortojn kun malalta frekvenco. La oftajn vortojn la lernantoj ja ĉiukaze konas aŭ nepre lernos poste, sed ankaŭ la maloftajn ili alproprigas ripetante ilin en ĉiu strofo. La teksto kaj melodio estu simplaj. La kursanoj-kantantoj formu cirklon, tio estas psika postulo. La instruisto devas laŭte, distinge paroli, ĝuste gestikuli, bonritme kaj gaje kanti.
Aparte interesa programo sekvis poste: prezento de infanoj, denaske edukitaj je Esperanto en la familio. S-ino Barbara Pochanke (PL), patrino de tri gefiloj (ĉiuj partoprenintaj la IK-on) parolis pri siaj spertoj rilate al dulingveco en familio, etne unueca. Poste kelkaj geknaboj atendis kaj respondis demandojn de la kongresanoj. Ilia lingva instinkto, spontanea kaj lingve korekta parolo ne nur ravis la ĉeestantojn, sed espereble ankaŭ instigis ilin je Esperantlingva edukado de siaj infan-familianoj.
Dum la Publika Diskuto, gvidata de s-ino Irena Szanser (PL) manifestiĝis plej diversaj opinioj pri la enhavo de Esperanto-instruado (ĉu intensaj rapidkursoj, ĉu edukado inkl. kulturan fonon estu preferataj; ĉu verki internacian lernolibron por komencantoj aŭ antaŭvidi transferojn inter Esperanto kaj diversaj etnaj lingvoj; kiel reciproke rekoni Esperanto-ekzamenon en diversaj landoj, ĉu unuecigi postularojn kaj nivelojn ktp.).
Novaj instruhelpiloj estis prezentitaj: bildserio kun broŝuro de Eva Benicki (ĈS) kaj lingvodomeno de Katalin Zimonyi (H). Esprimiĝis ankaŭ intereso aperigi la materialon de la 2-a Tago de la Lernejo libroforme, kiel aperis ankaŭ la prelegoj kaj lecionoj de la 1-a Tago en la volumo Metodiko en la Praktiko (Paderborn resp. Budapest).
Fine Baldur Ragnarsson resumis la spertojn, konkludojn de la Tago, konstatante, ke tiun tradicion oni devas daŭrigi, ankaŭ en Vankuvero okazigi Tagon laŭeble kunlabore kun ILEI.
La taskon de sekretario/protokolanto plenumis Marin Bacev (BG), la Tagon prezidis alterne la organizantoj Zsuzsa Barcsay kaj Hermann Behrmann.
Sendu viajn spertojn al IPR.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 11
— paĝo 8 de la PDF —
=—
Kiel Bretono iĝis reĝo de Anglujo kaj tri rakontoj el
Lafiero-ĉevalo de Per-Jakez Helias
kiu verkis siajn librojn en la bretona kaj en la franca lingvoj El la franca tradukis Fredĉric Le Magadure. Ilustris ĝin junaj anoj de la Esperantogrupo Vekiĝu! Hennebont.
Dankon poriliaj konsiloj al J.P. Beau, Ge-Lloancy, Ge-Rapley, J. Vincent.
Franca sekcio de ILEI
Prezo: unu ekzemplero: Pago: Plenskribu viajn ĉekojn je 15 FF – sendkostoj la nomo de:
Ekde 5 ekzempleroj, 10 FF la unuopa — sendkostoj 1090.
Mendo: ĉe Frĉdĉric Le Magadure GRUPO DE ESPERANTISTAJ 23, rue Jules Ferry EDUKISTOJ F-56700 Hennebont Franca Sekcio de U.F.E. kaj l.L.E.l.
12 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Karaj legantoj,
Ni esperas plezurigi vin per la rakontoj de ĉi tiu libro; ni deziras ankaŭ iom klerigi vin. Esperantisto estas scivolema homo, ĉu ne?…
Por vi, ni eltiris kelkajn paĝojn el dika libro, La fiero-ĉevalo, laŭ la franca titolo. La infanoj de l’ gajemo laŭ la bretona. Rimarkinde estas, ke P.J. HELIAS verkis tiun libron unue en sia unua lingvo, la bretona, kaj poste tradukis ĝin en la francan. Ĝi aperis france en fama kolekto „Terre Humaine” (Homa tero).
Kelkaj paĝoj kondukas nin en la mirindan mondon de rakontoj por infanoj; tial ni pensas, ke La ŝranko de Onklo Korenteno la Maljuna kaj kelkaj aliaj paĝoj samkarakteraj bone akordiĝas kun la unua rakonto.
Frĉdĉric Le Magadure
Iam estis reĝo de Anglujo, kiu promesis edzinigi sian filinon al tiu, kiu alportos al li ŝipon kapablan veturi sur la maro kaj sur la tero. Liaj heroldoj distrumpetis la informon tra la mondo. Gi trafis la orelojn de juna Bretono loĝanta en kabano ĉe la rando de granda arbaro. Kaj la junulo eksopiris: la filino de la reĝo ne estas destinita al li…
Kiel Bretono iĝis reĝo de Anglujo
„Kiam eknotiĝas, mia avo ekfabelas al du aŭ tri buboj, kiuj baldaŭ estas ses aŭ sep ĉirkaŭ li kun siaj korboj. Unue la virinoj, poste la viroj, iras hejmen por la vespermanĝo. Ne vidante la geknabojn reveni, ili maltrankviliĝas, reiras ĝis la kampo. La infanoj kunpremiĝas ĉe termuro; meze inter ili la lignoŝuisto rakontas Kiel Bretono iĝis reĝo de Anglujo. La gepatroj, ne kuraĝante interrompi la rakontanton, momente eksidas por lin aŭskulti. Poste, ili ne plu pensas leviĝi.”
P.J. Helias: Le Cheval d’Orgueil. La Fiero-Ĉevalo.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 13
— paĝo 9 de la PDF —
Ĝustigo de vortuzado en faka artikolo pri aŭdovidaj rimedoj Bernard Golden
La artikolo titolita „Teknoligia prezenteco en la nuntempa lernejo” de Jozo Mareviĉ (IPR, 1983, n-ro 3, pĝ. 60-66) estas karakterizita per iom neortodoksa lingvouzo, postulanta detalan pritrakton. Ne sen kialo ankaŭ la redaktoro de la revuo fine de la artikolo listigas plurajn fakterminojn kaj aliajn neologismojn, ankoraŭ neregistritajn en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) kaj ne glositajn de la aŭtoro. Mi havas la impreson, ke la verkinto de la studaĵo ne sufiĉe bone komprenas la principojn de vortformado en Esperanto; sekve de tio li ekuzas neologismojn, kiuj ne harmonias kun la strukturo de la Internacia Lingvo. Mi provos sisteme analizi tiun vortuzon, laŭeble donante difinojn de la fakterminoj kaj ankaŭ de kelkaj nebulaj esprimoj.
La neologismo „projektoro” estas uzata en kunmetaĵoj kiel „kino-projektoro”, „diaprojektoro” kaj „dia-epi-epidie[!]-projektoro”. Tiu ĉi termino estas balasta aldono al la zamenhofa lingvo, sendube enkondukita sub influo de etnolingvaj vortoj kiel la angla projector. Esperanto jam de longe havis la vorton „projekciilo”, difinitan en PIV kiel „aparato por projekcii diafanajn bildojn sur ekranon”. La kvara difino de „projekcio” estas „luma bildo, sendata sur pli-malpli proksiman ekranon per speciala lanterno”. „Pojekcii” signifas „sendi luman bildon sur ekranon”. Rimarku la ekonomion de la vortformada procedo: unu radiko, „projekc-”, estas pluformebla por doni vortojn signifantajn la teknikon, la agon, la ilon kaj ankaŭ la rimedon, ĉar „projekciaĵo” estas „kliŝo survitra uzata por projekciado”. Ne estas eble tiel facile pluformi „projektor-”. Cetere, per aldono de prefiksitaj radikoj oni povas formi kunmetitajn vortojn, kiuj estas la nomoj de diversspecaj projekciiloj. „Kinoprojekciilo” estas sinonimo de „kinomatografo” difinita en PIV kiel „aparato, projekcianta sur ekranon fotografajn lumbildojn, kies multeco kaj rapideco naskas iluzion de efektiva movo”. „Kino” estas la mallongigo de „kinomatografio”, la arto fotografie reprodukti la movadon.
Senmovaj bildoj estas projekcieblaj per diapozitivoj. Laŭ PIV „diapozitivo” estas „pozitiva fotografia kopio sur vitro”. Ĝia mallonga formo, uzata en kunmetaĵoj, estas „dia-”. „Diafilmo” estas serio da diapozitivaj kadroj sur filmstrio, „diateko” estas kolekto da diapozitivoj, kaj „diaprojekciilo” estas aparato por projekcii diapozitivojn
14 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
aŭ diafilmojn sen iluzio de movado. La vortformo „dia-epi- kaj epidie[!]-projektoro” estas barbarismo, ĉar en unu kunmetaĵo estas inkludita tro da signifoj. Ni vidis ĉisupre, ke „diaprojekciilo” faras „diaprojektoro” superflua. La aliaj du prefiksoj bezonas pli detalan klarigon. En PIV troviĝas la vorto „epidiaskopo” difinita kiel „aparato povanta projekcii bildojn per surfalanta aŭ per trairanta lumo, tiel ke ĝi permesas projekcii ankaŭ ilustraĵojn el libroj ktp.” Rimarku, ke s-ro Mareviĉen tiu ĉi kazo ne bazas sian vortuzon sur etnolingva modelo, ekzemple la angla epidiascope, aŭ sur la termino registrita en PIV, sed preferas nomi ĝin projektoro anstataŭ -skopo. La epidiaprojektoro, do, povas funkcii kiel diaprojekciilo kaj ankaŭ kiel „epiprojektoro”. En etnolingvoj tiu ĉi aparato estas konata kiel „episkopo”; ĝi povas projekcii nur maldiafanajn, opakajn bildojn. Pro tio ĝi estas nomata en la angla lingvo, krom episcope, ankaŭ opaque projector. Rimarku, ke se la formo „episkopo” estas enkondukita ĝi fariĝas homofono de la jam ekzistanta „episkopo”, la nomo de eklezia funkciulo. Enestas en PIV ankaŭ „diaskopo”, „projekciaparato por diapozitivoj”. Ankoraŭ unu projekciilo menciita de s-ro Mareviĉ estas „grafoskopo”. Ĝi devenas de la anglalingva fabrikmarko Graphoscope, sed etnolingve la terminoj varias por emfazi diversajn proprecojn de la aparato. La germana Schreibprojektor kaj la hungara irdsvetito indikas, ke skribaĵo aŭ desegnaĵo estas projekciita, dum la angla overhead projector kaj la franca rĉtroprojecteur signifas, ke la projekciado okazas sur ekranon malantaŭ kaj super la kapo de la instruanto. La uzo de „grafoskopo” en la koncerna artikolo estas nekonsekvencaĵo, ĉar ankaŭ ĝi estas projekciilo, kaj s-ro Mareviĉ devis analogie nomi ĝin „grafoprojektoro”.
Pro la skemisma naturo de la planlingvo Esperanto, mi opinias, ke estas eble fari ordon en la nomenklaturo de la priskribitaj aparatoj per la uzo de leksika materialo jam ekzistanta en la lingvo, sen bezono de neologismoj. Ĉar la projekciado de bildoj sur ekranon okazas, jen per trairanta lumo, jen per reflektita lumo, oni povas nomi ĉiun aparaton projekciilo: la opakprojekciilo projekcias nur opakan, maldiafanan bildmaterialon, la diaprojekciilo projekcias diafanajn fotografaĵojn, kaj ambaŭ specoj de projekciaĵoj estas uzeblaj en la opakdiaprojekciilo. La grafikprojekciilo estas speciala ekipita por projekcii skribaĵon, grafikaĵojn kaj desegnaĵojn, eĉ dum oni kontinue faras ilin. Tiel estas eble elimini “-skopo”, kies difino en PIV rilatas ne al projekciilo sed al alispeca aparato por kontroli nevideblajn fenomenojn aŭen la medicino por ebligi esploradon de interno de organo.
Ankoraŭ unu „-skopo” menciita de s-ro Mareviĉ estas „magnetoskopo”, kiu ne estas projekciilo sed aparato funkcianta simile al magnetofono; ĝi registras sur magneta bendo bildojn kaj sonon de la televizio. En la angla ĝi estas videotape recorder, la franca nomo estas magnetoscope, la germana ekvivalento estas Bildbandmaschine, en la hungara ĝi nomiĝas kĉpmagnetofon aŭ kĉpmagno, kaj la sveda nomo traktas videospelare. Germana kaj sveda Esperanto-vortaroj tradukas la etnolingvajn nomojn per „videoregistratoro” kaj „televida bendaparato” respektive. Mi proponas
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 15
— paĝo 10 de la PDF —
„videobendaparato”, ĉar „video-” jam estas vaste uzata internacia radiko signifanta „televizio” kaj „televidado”. Pro tio la termino „vid-kaseto”, uzata de Mareviĉ, devas esti „videokaseto” aŭ plibone „videokasedo”. ;
La sekvaj rimarkoj koncernas misan vortuzon en la komunuza lingvo; temas ĉefe pri redundaj“ silaboj kaj neregula pluformado de vortoj surbaze de ekzistantaj radikoj. La kromaj elementoj ne aldonas iun signifon al la pli simplaj formoj. Mareviĉ skribas „radiilo” anstataŭ la jam longe enradikiĝinta „radio”, kiu estas mallonga formo de „radiofono”. Ĉar laŭdifine ĝi estas aparato, la sufikso „-il” estas superflua. Same balasta elemento estas la „-um” en „provizumado” kaj la „-if” en „intensifigo”; oni diru „provizado” kaj „intensigo”. Estas eble regule formi vortojn kun la signifoj de „normativo”: „normo”, „normigo”, „normigaĵo” kaj „normigado”. La neologismo „inovacio” ne estas bezonata, ĉar ekzistas sinonimoj kiel „ŝanĝo”, „novaĵo”, „novigo”, „novigaĵo” kaj „novenkondukaĵo”. Anstataŭ la longa „multobligaparato” estas pli ofte uzata „multobligilo”.
Pli gravaj estas semantikaj malĝustaĵoj. Anstataŭ „televido de la fermita cirklo” oni diru „televido de fermita cirkvito”. Stranga esprimo estas „enladigi la televidajn elsendojn”. Preparitaj manĝaĵoj estas anladigitaj; televidaj elsendoj estas surbendigitaj. Frazo en la artikolo tekstas: „… 107 lernejoj aŭ 7490 posedas bibliotekon sen la apuda kazino.” Etnolingve la vorto „kazino” havas diversajn signifojn, sed tie ĉi la aŭtoro estis influita de speciala signifo, kiun ĝi havas en lia gepatra lingvo, la kroata. Sinonimo de kasin estas ĉitaonica „legosalono” aŭ ”legoĉambro” kaj ankaŭ „rondo de legantoj”. En la kunteksto de la artikolo sensenca estas la esprimo „la multmediuma centro”. Laŭ PIV „mediumo estas „homo kiu, laŭ la spiritisma doktrino, havas la kapablon servi kiel peranto inter la homoj kaj la spiritoj de la mortintoj”. Ĉar la artikolo pritraktas instruhelpilojn, mi proponas la terminon „la multerimeda centro” aŭ „la plurrimeda centro”.
Alian specon de kondamninda lingvouzo ilustras jena citaĵo: „Oni povas, prima vista, klarvidigi, ke la plej bonaj ekipaĵo [!] estas en matematiko kaj en kroat-serba lingvo…” „Prima vista” estas itala esprimo signifanta „unuavide”. Se ne estas eble esprimi tion en la zamenhofa lingvo, jam estas tempo agnoski, ke Esperanto ne taŭgas kiel internacia lingvo!
Estas ankoraŭ kelkaj vortoj en la artikolo, kiujn mi ne sukcesis klarigi. Ili troviĝas en la sekvaj frazoj:
1. „… oni konsideras, ke unu lernejo devas posedi 1-3 sistemkomunikatilojn…”
2. „Pli ol 5090 de lernejoj ne havas responderon…”
3. „La komunikatorsistemon havas nur 27,2794 de lernejoj…”
Konklude, mi deziras akcenti, ke mia analizo de la lingvouzo en la artikolo de s-ro Mareviĉ ne havas kiel celon rifuzi ĉiujn novajn vortojn en Esperanto. Ili estas bonvenaj, se ili vere estas bezonataj. Mi nur pledas por pli zorga vortformado surbaze de klare starigitaj principoj. Bedaŭrinde, tiuj principoj ankoraŭ ne estis formulitaj, do
16 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
ĉiu enkondukas neologismojn laŭ sia bontrovo, kaj la rezulto estas kaoso. Kiu ne kredas tion, esploru la historion da la vortoj „komputero”, „komputoro”, „komputilo” ktp.
GLOSO
redunda — balasta, superflua. G. Waringhien en la suplemento de sia Esperantafranca vortaro (1976) registras „redundanco” kiel ekvivalenton de la franca redondance. En la informatiko la termino rilatas al la parto de mesaĝo, kiu povas esti eliminita sen perdo de esenca informo. En la vortformo „redundanco”, „anc” estas redunda. Ĝi devenas de la latina participo redundans, kies infinitivo estas redundare „superbordiĝi”. En Esperanto sufiĉas la radiko „redund-” por pluformi la verbon „redundi” kaj la substantivon „redundeco”.
Ĉu la stumpeta ILO estas progresa nomo por Esperanto? Diru vian opinion!
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 17
— paĝo 11 de la PDF —
La reala evoluo de la vorttrezoro en planlingvo
Werner Bormann
Realaj evoluoj estas studeblaj nur ĉe la Internacia Lingvo. Tie skribsistemo kaj gramatiko estas stabilaj, sed evoluas la vortotrezoro. Tia evoluo eblus laŭ aŭtoritataj inventoj (kion multaj supozas), sed reale tio estas simple okazaĵo inter la uzantoj de tiu lingvo. Instigoj por novaj vortoj venas el la delikatemo de verkistoj, sed ankaŭ pro novaj fenomenoj kaj modernaj konsciĝoj el tutmondiĝo aŭ pro sendiskriminacia lingvouzo. Iom efikas ankaŭ ŝlifprocezoj. Kreas novajn vortojn laŭokazaj bezonantoj verkantaj tekstojn, kaj sisteme agas tiukampe vortaristoj, ĝeneralaj aŭ — ĉefe — fakaj. Konvencia bazo de ilia laboro estas la „Fundamento de Esperanto” kun sia 15-a regulo pri permesita transpreno de multelingve uzataj vortoj. La akceptado de tiuj novaj vortoj bremsiĝas antaŭ la bariero kontraŭ neologimoj, sed pro la vivanteco de la Internacia Lingvo tamen novaj esprimaĵoj venas en la vortotrezoron. Tiajn uzitaĵojn poste registras noveldonantoj de ĝeneralaj vortaroj kaj de terminaroj, tiel diskonigante la novaĵojn. Sampaŝe eksmodiĝintaj vortoj ekmankas kaj forgesiĝadas. Nur post tiuj eventoj sur la libera merkato de la parolantoj aperas oficiala instanco: la Akademio. Ĝi rekomendas kaj verdiktas; tiel ĝi influas la evoluon. La ĝenerala kompreneblo kaj la homogeneco de la ingvo konserviĝas malgraŭ tiu plurrela evoluo pro la firma konvinko de la uzantoj, ke ĉiu esprimu sin kun la celo de klara kompreno fare de la adresitoj. Al tiu unueco forte kontribuas normigaj verkoj kiel ĉefe „Plena Ilustrita Vortaro”. Preskaŭ 100 jaroj de reala evoluo en la Internacia Lingvo pruvas, ke tiu deomokratia metodo taŭge efikas. La supre menciitaj „instigoj por novaj vortoj” kun siaj pluraj kaŭzoj formas la ĉefan parton de tiu ĉi teksto. En ĝi troviĝas multaj ekzemploj por klarigi la evoluon per spertoj el la realo. Tiuj ekzemploj sekvas la jenan skemon:
1. Delikatemo de verkistoj. Vortkreoj pro tiu ĉi kaŭzo estas objekto de la diskuto, eĉ disputo pri „neologismoj”. Pli da vortoj por diversaj nuancoj ebligas pli variajn tekstojn, sed samtempe ili malfaciligas la lernadon.
a) Kaŭzo belsono. Ĉefa ekzemplo estas la neologismoj, kiuj anstataŭu la vortojn komenciĝantaj per la prefikso „mal-”; kurta, lanta, liva. Praktikaj ili estas en kunmetitaj vortoj: la ondolongo, en kiu dissendas radiostacioj en la Internacia Lingvo, estas la „mallonga”, sed eĉ kontraŭuloj de neologismoj preferas la esprimon „kurtonda” anstataŭ la peza „mallongonda”.
18 — 1984 IPR-Internacia Pedagogia Revuo
b) Kaŭzo variaĵoj. Por tuta aro da esprimoj ekzistas kaj internacia radiko kaj vorto kunmetita el facile konataj radikoj: ekzemplo estas la paro hospitalo/malsanulejo. |
Menciinda estas la fakto, ke ne ĉiuj proponaĵoj estas akceptitaj de la kolektivo de la
uzantoj de la Internacia Lingvo. Ekzemplo por tio estas la germandevena vorto
„gemuta”; por karakterizi tiun (kiel oni diras: tipe germanan) agrablan mbencn de ami-
keca kunestado simpla vorto ne ekzistas pro remalapero de tiu kelktempe aplikata ter-
mino.
2. Precizeco. |
a) Enfakaj lingvoj ofte troviĝas nuancoj, kiujn simplaj vortoj ne povas kontiigo esprimi. Ĝenerale sufiĉas por sistema kunestado la vorto „kunveno”, sed la —— nacia juro devas diferencigi inter pluraj tipoj. La homoj kunvenintaj nomiĝas do „asembleo”, kaj la kunrestado mem fariĝas „sesio”, kiu havas subkunvenojn, por kiuj ofertiĝas la vorto „roŭndo”. Do eblas diri, ke asembleo kunvenas por tria roŭndo de la dua sesio (kaj ne: Kunveno kunvenas por la tria subkunveno de la dua kunvenserio). Tiajn vortojn i.a. enkondukas radiostacioj, kiuj dissendas en la Internacia Lingvo kaj kiuj simple bezonas tiajn vortojn; mi mem parolis pri tio jam kelkfoje kun redaktoroj de Pola Radio Varsovio. En la saman direkton, al internacia normigo, celis la laboroj pri la „Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj”, en kiuj mi partoprenis.
b) Tiu emo al precizeco ekzistas ankaŭ en la nefaka lingvo. Tre malofta vorto en la Internacia Lingvo estas „mizerikordo” (germane: Barmherzigkeit), kiun Plena Ilustrita Vortaro klarigas per „kompata indulgo”. Eblas nun diskuti, ĉu ne sufiĉas la esprimo kunmetita el la du vortoj ĉiukaze sciindaj, el „kompato” kaj „indulgo” (eble tio eĉ „pardonemo”), aŭ ĉu al la lernontoj de (facila!) planlingvo aldona vorto, nome „mizerikordo” estu altrudita?
3. Prilaboro de vivosferoj ne jam tralaboritaj. | |
a) Aŭto. Esperantistoj ne posedas absolute klaran vorton por la modernaj grandaj ĉefstratoj, germane „Autobahn”. La vortaroj ofertas multajn stratotipojn el la komencaj jaroj de tiu ĉi jarcento, ekzemple ŝoseo, aleo, bulvardo (KEIKOJ i ili apenaŭ plu uzataj), sed por la moderntipa vojo eĉ la ofte uzata „Aŭtovojo ne estas klarsenca. Ankaŭ la divido de strato en laŭlongajn partojn kaŭzas lingvajn problemojn. Tio ankaŭ validas por la germana, en kiu lingvo ĉiu aŭtisto diras „Spur” (vorto ankaŭ oficiale uzata: „Spur halten!” „Kein Spurwechsel!”), dum la vere oficiala vorto estas „Fahrstreifen”. En Esperanto „spuro” estas nepre malĝusta, ĉar tio estas postlasaĵo. Mi aŭdis la proponon de neologismo: „leno“ (el la angla), sed tio ne akceptiĝis. Ĝusta kaj bona estus „koridoro”, sed ĉar ties uzo estas nefamiliara, mi hezitas apliki tiun terminon en tiu senco. Sub prilaborado troviĝas nun granda aŭtiosta vortaro, kies baza materialo estis preparita de sinjoro Boffejon kaj en kies pretigado mi kunlaboradas.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 19
— paĝo 12 de la PDF —
b) Virinaj aferoj. Temas ekzemple pri subvestaĵoj de virinoj, pri kiuj ĝenerale ne decas paroli. Sed por esperantistoj estas nepre bezonataj, kaj do „kompleta” lingvo devas disponi ankaŭ pri tiaj vortoj. En la suplemento por la Plena Vortaro Gaston Waringhien skribis en oktobro 1953, ke estos tie registritaj vortoj el la „ĉiutaga vivo ne nur de viroj, sed ankaŭ de virinoj kaj infanoj” (ekzemple ĵartelo = Straps).
c) Sporto. Por la Olimpiaj Ludoj 1972 en Munkeno la aŭstralia ambasadoro en Germanio Ralph Harry preparis malgrandan vortaron por la partoprenontoj, afero en kiu mi kunagis kiel siatempa prezidanto de la germana landa Esperanto-asocio. Samjare la hungaro Tibo Ujlaky-Nagy verkis 300-paĝan libron „La sporta lingvo en Esperanto”, en kiu li pritraktis la diversajn branĉojn de la sportaj ludoj, tiel donante ĉiujn necesajn esprimojn en ilia kunteksto. Pri la laŭlonga divido de vojo (ĉi-kaze por vetkurantoj) li proponis „vego” (el la germana „Weg”); se tio enkondukiĝus, ekzistus vorto ankaŭ por la aŭtostratoj kun iliaj „koridoroj” (vidu supre). Tiu libro estis sendita al 500 elektitaj lingvistoj por komentariado; ankaŭ mi ricevis ĝin kaj konsilis. Tamen, frua morto de la aŭtoro malebligis al li la plulaboradon pri tiu kampo, pro kio bedaŭrinde la tuta komplekso eklamis — tiel kunludas la sorto.
4. Novaj fenomenoj.
a) Videbla estas la ŝanceliĝado ĉirkaŭ novaj terminoj. Postkiam homoj komencis forlasi la teron veturante al la steloj, estiĝis la bezono nomi tion kaj tiujn homojn. Plena Ilustrita Vortaro ofertas por ili du vortojn kun malsamaj difinoj: astronaŭto „veturas inter la astroj” kaj kosmonaŭto „pasaĝero de kosmoŝipoj”. Astronaŭto estas vorto el la usona lingvouzo, dum el la rusa venas la vorto kosmonaŭto. Fakte sufiĉus unu vorto en Esperanto; ankaŭ la sencdiferenco laŭ PIV estas troa, tamen ne senkaŭza: mi estis informita, ke usonaj ŝipistoj mem stiras, do vere „veturas”, dum rusaj ŝipoj flugas aŭtomate, tiel ke la ŝipistoj kondutas kiel pasaĝeroj. Oni devas vidi, kiu el la du terminoj venkos kaj kiu iam malaperos.
b) Sela esperantistoj senatente akceptas novajn (teknikajn) terminojn, estiĝas problemoj. Multaj tiaj vortoj devenas el la angla kaj tie finiĝas per la silabo senakcenta „-er”; rekta transpreno en Esperanton tie produktas vortojn kun akcenthava silabo „er”. Tiu serio sonas malbele: helikoptero, partnĉro, konte-
Nero…
c) Vera dramo formiĝis ĉirkaŭ la termino por elektronikaj kalkulmaŝinoj: komputoro, komputero, komputilo, komputro? Dum jaroj tio estas diskutata, kaj la koncernata fako en la Akademio de Esperanto eĉ faris skriban voĉdonon, sen
atingi unuecan lingvouzon. Detaloj ne estas prezentitaj, ĉar la aŭskultantaro mem konas la argumentojn.
5. Modernaj konsciiĝoj el tutmondiĝo a) Pasintsomere mi rigardis lumbildprezentadon de la izraeliano Amri Wandel pri lia
20 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
b)
c)
6.
a)
b)
hejmlando, inter kies bildoj aperis domo por diservoj. La montranto SENO jen kirko — kaj la aŭskultantoj korektis: preĝejo (opiniante la vorton „kirko superflua neologismo). Sed sinjoro Wandel, judo kaj ne kristano, | arCEIKE estas kristanisma aroganteco nomi sian preĝejon „la” preĝejo, kaj havi aldone en la vortmaterialo: sinagogo, templo, pagodo, moskeo. Vera internacia lingvo povas havi nur la tute ĝeneralan vorton por loko de preĝado, do „preĝe jo” scn ligiteco al vaŭ kredo, kaj en la tavolo „sub” tiu ĝenerala vorto la specialajn, inter kiuj troviĝu „kirko”. Por la manĝiloj de Japanio nmi diras „manĝbastonetoj”. Ekzistas laŭ la tre makran libro de Nakamura „Enciklopedieto Japana” el 1964 la vorto „haŝio”, sed ĝin me enhavas eĉ Plena Ilustrita Vortaro. Popolo kiu mem ne konas forkon devus laŭ tiu modelo diri pri ĝi „manĝpikileto”. Tio estas nekutima, kaj tio montras ian ligiteeranto al la eŭropeca kulturo. Tiu em ripetiĝas en metaforoj. Por homoj el la grek-romia kulturfono la p” estas la sidejo de sentoj; tial ni finas leterojn per la formulo „kun koraj salutoj : Laŭ „Enciklopedieto Japana” la sidejo de sentoj en la homo estas la ventro (tial – memmortigo per harakiro estas nehontiga, ĉar la tranĉo en la hinksirta ebligas al la animo rapidan elflugon al la dioj). La enhavo de „kun koraj salutoj tial estas redonebla por japanoj nur per „kun ventraj salutoj”. Tio montras, keen UpeknBEia lingvo oni uzu internacie klarajn vortojn, ekzemple apliku la unusencan „kun sinceraj salutoj” (kion mi post ekkono de tiu problemo faras). | | Modernaj konsciiĝoj pro sendiskriminacia lingvouzo. Evoluoj en la socio necesigas on de la lingvouzo. lu ; Tem lkiel, Vortaro la difinoj por „edzo/edzino” kaj „fianĉo/fianĉino esence diferencas. En la kazo de edzeco du memstaraj individuoj ekkunvivas, sed ĉe la fianĉeco temas pri vira ago kaj pasiva sinteno de la ino. Agtaŭ Koj semajnoj mi demandis la aŭtoron de PIV, sinjoron Gaston Waringhien, pri tiu diferenco, kaj li klarigis, ke edzeco estas kaj evidente restas moderna, dum flanĉeco estas jam nun io eksmodiĝanta (junuloj ne plu gefianĉiĝas!). Tio respeguliĝas en la difinoj. | | Lastatempe estis diskutata inter la esperantistoj la seksisma lingvouzo, ekzemple ke la pronomo por la substantivo „homo” estas „li”, kio subkomprenigas, ke nur iu „li” estas vera homo kaj ke iu „ŝi” estas nur duarange alkalkulebla al la kategorio „homo”. Ĉar la Esperanto-movado kontraŭbatalas diskriminacion, nome la lingvan, kelkaj esperantistoj trovis tion neadekvata, ke ili aplikas mem sekse diskriminacian lingvaĵon. Tial post voĉdono en la gvida organo de Universala Esperanto-Asocio, la Komitato, la nova Statuto de UEA estas tiel verkita, ke en neniu loko ofichavanto estas nomata „li”. Oni do strikte evitas diri: „La prezidanto gvidas… Li estas elektita por tri jaroj”, timante ke per tio oni esprimas la konvinkon,
ke nature prezidanto devas esti „li” kaj nur esceptokaze „ŝi”. Diskutataj estas
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 21
— paĝo 13 de la PDF —
k—
eblaj novaj pronomoj por la tria persono sen esprimo de la sekso, ekzemple „ri” aŭ „zi”, kaj multaj nun uzas „li aŭ ŝi”. Same estas kontestata la tro ofta uzo de la sufikso „-ino”, des pli ĉar la personindikaj sufiksoj estas senseksaj laŭ la Funda-
mento de Esperanto. Tiu afero plej verŝajne fariĝos ankoraŭ granda diskutpunkto.
L Ŝlifprocezoj. En la Esperanto-lingvaĵo el la fruaj jardekoj de nia jarcento estas kelkaj vortoj, kiuj estas longaj kaj komplikaj, sed kies objektoj tute familiariĝis, tiel ke trafaj esprimoj estas bezonataj. La lingvouzo ofte ne estas klara, la pli mal-
longaj formoj ne oficialaj kaj kelkloke ne akceptitaj, tamen ili estas venkantaj. Ekzemploj estas:
aŭto anstataŭ aŭtomobilo; radio anstataŭ radiofono (PIV) el la kunteksto de la oficiala radiko „radiofono”, ofte aŭdiĝas „radioricevilo”;
kinejo el „kino” (analoge al „operejo/opero”) devenanta de la Zamenhofa „kinematografo”, sed ankoraŭ pli familiara estas la uzo de „filmo”, el kio venus „filmejo”, sed tio ne estas uzata;
dia (ekzemple en la formo „diaprelego”) anstataŭ „diapozitivo”, kvankam „dia”
devus rilati al „Dio”, eble „diao” = lumbildo kaj el tio „diaprelego” per ellaso de la „o”;
foto anstataŭ fotografaĵo. El: Paderborner Arbeitspapiere, FEoLL 1981
La ILS bezonas geinstruistojn el 5 kontinentoj.
22 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Cu ni bezonas novan sufikson? Malte Markheden, Svedujo
Relative ofte mi faras notojn pri birdoj aŭ aliaj bestoj. Mi kredas, ke kiam mi skribas la vorton besto, tiu ampleksas kaj la masklan kaj la femalan sekson. Kaj kiam mi skribas ekz. leporo, erinaco, fringo, merlo, cigno ktp., mi opinias, ke ankaŭ tiuj vortoj ampleksas ambaŭ seksojn. Kelkfoje mi devas difini la sekson kaj tiam skribas ekz. „vircigno” aŭ „cignino”. Se temas pri bruto, mi povas demandi ekz. „virbovo” aŭ „bovino”. Tiam oni kompreneble povas demandi sin: kial ne ekzistas sufikso por la maskla sekso same kiel por la femala!
En la gazetoj Semajna Bulteno kaj Mundo mi legis artikolojn pri ĉi tiu afero. Tie mi ankaŭ vidis proponojn pri tia sufikso por la vira (aŭ maskla) sekso: -iĉ, -im aŭ -ur. Do ekzemple anstataŭ „virbovo” mi skribus „boviĉo”, „bovimo” aŭ „bovuro”. Ĉu aliaj proponoj estas eblaj? Mi ne povas trovi iun. Laŭ mia opinio la sufikso iĉ estas malbona, ĉar la ĉ-sonoj malbeligas la lingvon. La Mundo-redaktoro opinias, ke -im estas maltaŭga, ĉar ĝi tro similas al -in. Kion opinias niaj legantoj?
Ĝuste nun mi skribis la vorton „legantoj”. Ĉu ili estas inaj aŭ viraj? Mi esperas, ke ili estas el ambaŭ seksoj.
Nu, mi spertis, ke kelkaj esperantistoj opinias, ke la vorto „leganto” esprimas nur la viran sekson. Mi tiukaze devus skribi „niaj gelegantoj”! (Kaj kiam mi skribas pri la leporoj ĝenerale, mi skribus „la geleporoj”.)
Tamen mi esperas, ke oni ne havu tiom komplikitan lingvon. Se mi turnas min nur al la inaj legantoj, mi povas skribi „legantinoj”, se nur al la viraj mi devas skribi „viraj legantoj” aŭ eble „virlegantoj”. Mi spertas, ke estus pli facile havi ankaŭ viran sufikson, do ekz. „legantimoj” aŭ „leganturoj”.
En la supre menciitaj gazetoj mi ankaŭ vidis diskuton pri la sufikso -ul. Iu diskutanto diras, ke -ul signifas nur virajn estaĵojn. Sed laŭ PIV -u/ signifas individuon, personon, karakterizitan per tio, kio la radiko esprimas. Do „fremdulo” estas fremda persono, ina aŭ vira, „riĉulo” estas ina aŭ vira riĉa persono ktp. Junulo do devas esti juna persono, vira aŭ ina. La pluralo „junuloj” sekve havas la saman signifon kiel „junaj homoj”, sed ne diras ion pri la sekso. Se oni volas akcenti, ke ili estas el ambaŭ seksoj, oni povas uzi la vorton „gejunuloj”. Sed se ili estas nur viraj, mankas al mi sufikso por esprimi tion. Kaj la vorto „virjunuloj” estas iom peza.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 23
— paĝo 14 de la PDF —
Ne estas eraro krei novajn vortojn por esperanto, se la vortoj estas bezonaj. Nebezonajn vortojn multaj eltrovas. Kiu ekzemple eltrovis la malbelan kaj nebezonan prepozicion „far”, kiu verŝajne signifas „fare de” aŭ „farita de”? Imagu, ke oni farus tiel kun ĉiuj verboj, ekz. „Sveda geografio skrib Erik Svenson”.
Sed sufikso por la vira (maskla) sekso estus vera plibonigo de esperanto. Tial mi volas esperi ke nia Esperanto Akademio tuj eklaboru pri tiu ĉi afero.
El: „La Espero”, Sveda revuo
Skribu al IPR pri misuzado de nia lingvo.
Instruistoj — membroj de ILEI!
Se Vi havas Esperanto-lernantojn en la deviga lernejo, Vi povas peti stipendion por knabo kaj knabino, kiuj partoprenos infankongreseton aŭ similan aranĝon, kie infanoj de diversaj landoj renkontiĝas kaj per Esperanto amikiĝas.
Detalajn regulojn sendos Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund. Bonvolu aldoni respondkuponon!
24 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Australujo Aŭstrujo
Belgujo
Brazilo Britujo Bulgarujo Danujo Finnujo Francujo
SEKCIESTROJ DE LA LIGO
: Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. 041 13; : Mag. Karl Hirmann (estro de SAE I-Societo de Aŭsttiaj Esperanto-Instruistoj) Rannachstr. 3 A-8046 Graz. : E. van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal. E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout. M. Sondervorst, Rue du Telĉphone 1, B-2180 Mettel. H. Lentzen, Feldweg 20, B4701 Kettenes. : Elvira Fontes, C. P. 5888, Sio Paulo. : Hilary Chapman, 34 Liwin Deganwy Conwy Gw inedd LL3 12RA : Marin Bavec, Postkesto 1054, Sofio. : Lis Thune, Brembarvanget 15, DK-2650 H vidovre. – Pentti Jarvinen, Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82. : Frederic Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont.
E, R. Germanujo: Rutf Karin, Pappelweg 22, D-315 Peine.
(mmemmmanto Hispanujo Hunszujo hero
Israelo
Italujo
Jugoslavio kz :
Nederlando Nordameriko Norvegujo
ApPol ujo
Portugalio Sanmarino
Sudakoreujo Svedujo
engem
Ceĥoslovakujo Cinujo
Germana D. R.
Kubo Singapuro Zairujo
KIL
Q
KA
: K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506).
: Andres Martin Gonziles, Armengual de la Mota, 33, E-2, 49D, Malaga-7
: Zsuzsa Barcsay, Bem rkp.25/b, H-I011 Budapest
: M. Saghafian Apt. 7N.34 24 Street. Kuj Nasr Avenue, Teheran 14488
: Baldur Ragnarsson, Sogavegur 170, Reykjavik.
– D-ro Josef Murfan, p.p.k. 1289, IL-61012, Tel Aviv.
– Catina Dazzini, C. P. 22, 1-54100 Massa, pĉk 11244548.
: Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343.
: Miodgrad Stojanoviĉ, Omladinakih Brigada 49/11131, YU-11070 Novi Beograd.
: Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette,
: Eugene Raveloson, B. P. 1663 – 101, Antananarivo
: Anthony Mercieca – 20 Valletta Road – Qormi
: D. Luesken-Burger, Boerhavestraat 82, NL-7316 LH Apeldoorn.
– Arthur Eikenberry, 621 Aurora Ave., Santa Barbara, Ca 93109 USA
: FIlling Strand kebergveien 208, Leilighet 154,0slo 11.
: Gvenda Sutton, 21 Rama Crescent, Wellington 4.
: Mig. Barbara Chmielewska, Pedagogia Komisiono de Pola Esperanto-Asocio, Ul-Jasna 6, PL 00-013 Warszawa.
– Antonio Manuel Corrcia Coimbra, Rua Coronel Leitao 20, 19Esq. Lisboa Marques.
: Marina Michelotti, via 25 marzo, 73, 143031 Republica di San Marino.
– Johannes Palu, SoOlme 21, SU-200016 Tallinn, Festi NSV, Nikolaj Starodubcev, Poŝtrestante SU-3-340047 Doneck.
= Avel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1700 Florida Glen,
: So Gil Su — Sodemun P. K. 59, Seŭlo 120.
: Bertil Andreasson, SoOdra Rorum pl. 455, S-24200 Horby.
: Esteban E. Mosonyi, Apartado 5 1500, Chacao, Caracas.
Izolitaj Membroj
: Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. – Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan.
: Till Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Bruŭel.
– Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila. : Hongi Liao, apt. bIk. 14, 2809 H, Funos Crescent, Singapuro 14. : Antoine-Samucl Ngangu, B. P. 13, Lukala, Nkandu.
— paĝo 15 de la PDF —
Estraro de ILEI
Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, Pappelweg’ 22A, D-315 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, YU-51000, Rijeka, lugoslavio.
Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo.
Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, S-24200 Horby, Svedujo.
Kunlaborantaj Organizoj
EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bie 7, B-1090 Brussell.
FIMEM Fĉderation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne — 35 Avenue ICEM Jottrand 1030 Bruxelles — Belgique. Tel. 02 277 49 36. ] li Esperanto — lL, rue Galissonniere — F — 44330 Le Pallet — Francio. SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris. UEA Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Pa-
ris. Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR
en rilatoj de feciproka informado kun Unesko, Kategorio C
Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Pappelweg 22A, D-315 Peine, FR Germanujo
Membreco en I.L.E.I. (30 svedaj Kronoj jare) inkluzivas la ricevon de IPR.
abonprezo por nemembroj:.30 svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)
Kontoj: ] ;
1. poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). La Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj – ILEI . Sodra Rorum pl. 455. S- 242 00-Horby. (Svedujo)
2. poŝtĝirkonto: 3789 64 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.
manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro
IPR 1984/2
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
IPR
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
ILEI
Jarkolekto 14 N-ro 2, 1984
— paĝo 2 de la PDF —
Internacia Pedagogia Revuo — n-ro 2
Presado: Offset Massarosa, Tel. (0584) 93.090 Kompostado: Grafika Centro de Universala Esperanto-Asocio, Antverpeno
Enhavo
L WU
p LAL
. Survoje al Internacia Lerneja Semajno aŭtune 1986 . Esperanto Projekto Nederlando N . Protokolo de la Printempa Estrarkunsido de I.L.E.I. Skofja
Loka (Jugoslavio) 16/18 aprilo 1984 — Kelkaj interesaĵoj
Amendoj kaj modifoj de la Internacia Pedagogia Ekzameno de 11. E.L.
Studobjektoj
Pri la Jubilea Jaro Lis Thune, sekciestro de I.L.E.I en Danujo Karaj geamikoj Renato Corsetti, estrarano pri planado de uea Dum Fakkunveno de la instruistoj Bulgara Esperanto Asocio
„ 1984
Survoje al Internacia Lerne elas Semajno aŭtune 1
Por glate kaj sukcese funkciigi la Internacian Lernejan Semajnon aŭtune 1986 kvar ne-rezigneblaj kondiĉoj jam antaŭe — antaŭ ol komenciĝos la ILS — estu sen ia dubo certigitaj:
1. La bezonata nombro da geinstruistoj kaj helpantoj ekvilibre reprezentu la nunan mondon.
2. Okdek aŭ naŭdek gelernantoj inter 9/10ĝis 15/16 jaraĝaj partoprenontaj pere de siaj instruistoj.
3. Pretaj gastigi la ILS-on estas Hungario kaj Kultura Centro Esper- : antista en La Chaux-de-Fonds.
4. Solida financa bazo.
La nuna stato
1. Anoncis sin 26 gekolegoj el 10 eŭropaj landoj kaj tri el Atriko kaj Azio.
2. Junaj Esperantistoj estas ĝis nun tri el Germanio, unu el Britujo kaj du el Koreujo, do ses ĉefaj partoprenontoj, (en dua dissendita bulteno mi petis la gekolegojn informi min pri la nombro de la probable partoprenontaj infanoj kaj junaj gelernantoj).
3. Pretaj gastigi la ILS-on estas Hungario kaj Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds. ]
4. ILEI disponas pri neniuj financaj rimedoj por financi nian projekton. Tamen, gekolegoj instrue preparas nun infanojn por la ILS. Senpage! Tiu ĉi laboro egalvaloras almenaŭ al 150 000 gm, ne enkalkulitaj la kostoj por la instrumaterialo memfarata de la gekolegoj. Krome oni konsideru la nepagotan kunlaboron dum la ILS: ni bezonos 30 gekolegojn kaj helpantojn!
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 25
— paĝo 3 de la PDF —
Sed ILEI devas i.a. zorgi pri restado de la Internacia Kolegio kaj gelernantaro, por gravaj atestantoj kaj observantoj kaj helpi subvencii gekolegojn kaj gelernantojn el foraj landoj. |
La estraro decidis aranĝi ILS-fonduson. Petataj donaci monon estas samideanoj, simpatiantoj, helppretaj organizaĵoj, registaroj (el financaj rimedoj por internaciaj junularaj renkontoj), uzinoj, gazetaraj entreprenoj, instruistaj sindikatoj ktp.
La konstanta konto de la ILS-fonduso estas/
ILS-fonduso
poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholmo)
La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI. Sodra Rorum pl. 455
S-242 000 Hfby
Ĉiu donacinto ricevos kvitancon.
La estraro de ILEI konsciiĝas, ke la ILS nur estos realigebla, se la kvar esencaj kondiĉoj plenumiĝos. La prezidanto de ILEI subskribos nur tiajn kontraktojn, kiuj ne malutilos nian ligon. Pri la kunhelpo de la sekcioj ni jam skribis en IPR 3/83.
Sole la nederlanda sekcio, agante pere de kolego Une Hoekstra aktive kaj ideoj-riĉe eklaboris. IPR publikigos modelan alvokon al ĉiuj Esperanto-organizaĵoj en Nederlando. Tre detale okupiĝos
ankaŭ la komitato en Ŝkofja Loka kun la temo. hso
26 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Esperanto-Projekto Nederlando
Konsiderante ke en iu momento la Internacia Lerneja Semajno estos organizata, nun stariĝas la demando: “Kiuj aktivecoj estus jam antaŭe startitaj?”
Pripensata estas la komenciĝo de Esperanto Projekto en kiu partoprenos minimume du bazaj lernejoj, eble plivastigota per du lernejoj por daŭriga instruado.’
Elirante de tiuj bazaj lernejoj, nun temas pri du kvaraj aŭ kvinaj klasoj aŭ grupoj el tiaj klasoj, ambaŭ kun unu docento.” Dum la lernojaro okazu instruado dum 40 lecionoj/horoj. Kvankam ekzistas iom da instrumaterialo, ŝajnas tre utile verki instrupakedon por Esperanto per kaj dum la projekto. Se, iel ajn, la Internacia Lerneja Semajno ne okazos, la laboro tamen havos rezulton.
Tia projekto postulas du ĝis tri jarojn da preparado. Le lecionoj ĉiukaze povos esti donataj ekster la hortabelo de la lernejo; se la inspektoro permesas, estas eblecoj dum al instrutempo.”
La Centro por Internacia Edukado en la Nederlanda Instruado (CEVNO) povas realigi ĉi tian limigitan projekton, kondiĉe ke la financoj estos troveblaj.
Buĝeto
Gld. 6 000,- projekto-kunlaboranto CEVNO V4 tago semajne 3 000,- rekompenso por la instruistoj 3 000,- instrumaterialo 3 000,- vojaĝ- kaj restadkostoj 2 000,— administrado 2 000,— neantaŭvidita
Gld. 19 000,—
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 27
— paĝo 4 de la PDF —
Protokolo
Rimarkoj de la tradukinto: de la
1. Per “daŭriga instruado” estas celata ĉiuj formoj de la instruado | post la elementa lernejo. Printempa Estrarkunsido de I.L.E.I.
2. Kvankam oni parolas pri baza lernejo ĉi tie estas celata elementa Statta Tabr(Tuŝoslario] IG/l : lernejo kiu enhavas entute ses lernojarojn inter la sesa kaj dekdua J N ( LL ) 6 8 aprilo 1984 jaraĝo. ĉe Hotelo Transturist
3. Ankaŭestas eblecoj en la kadro de la “liberaj aktivecoj” kvankam la ministro celas tiujn por la instruado de la angla lingvo li ne eks-
kluzivas aliajn temojn. Laŭ la invito sendita la 01/02/1984 fare de la prezidanto de ILEI, la
estraranoj de ILEI kunvenis en Skofja Loka por partopreni la
estrarkunsidon.
Dimanĉe vespere 15/04/84 kunvenis ĉe hotelo Transturist:
1. Rektoro H, Sonnabend — prezidanto de ILEI
2. S-ino A. Hurŝak – vicprezidantino de ILEI
3. D-ro M. Dazzini — ĝenerala sekretario
4. S-ro B. Andreasson – ŝarĝito pri financaj problemoj
kaj kiel gastoj:
1. D-ro P. Zlatnar — prezidanto de K.O.K.
2. D-rino K.G. Dazzini — sekciestrino de ILEI por Italio
3. S-ino K. Ruff-Sonnabend-sekciestrino de ILEI por F.R. Germanio.
4. S-ino Andreasson vicsekciestrino de ILEI por Svedio.
Laŭ la suba skiza programo, pri la jenaj temoj:
1. La 18a Konferenco: programigo kaj temigo, skemo de la konferenco.
2. Diskutado kaj konsiliĝado pri la efikeco de niaj konferencoj: Krom pri kialo, celo metodo, enhavo, aparta konsiderado pri la loko, regiono, lando de niaj konferencoj: vidpunkto laŭ neceso kaj graveco
3. Stato de la preparo de la ILS-1986: nombro kaj nomo de la gekolegoj pretaj partopreni; la ebla loko; la pli sekvantaj paŝoj, ekz. lerneja fonduso…
4, 1987: la vera stato de la internacia komitato pri preparo de la jubilea jaro. Dissplitiĝo aŭ demonstrado pri la Zamenhofa esenco de la esperantismo (Bulonja deklaracio 1905) — Informoj, konkludoj kaj decidoj. Eblecoj.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 29 28 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
— paĝo 5 de la PDF —
. kongreso de Esperanto. . Kongreso de UEA kaj adaptiĝo de la ceteraj organizaĵoj. Paralela kongreso de la “ceteraj organizaĵoj” Konferencoj, kongresoj laŭ ĉies gusto aŭ kredo. 5. Lastato de la kunlaboro inter ILEI kaj UEA laŭ la interkonsento: raporto, diskuto, nia starpunkto. l 6. Perspektiva programo de ILEI ĝis 1990: Informado — Centroj por klerigado de Esperanto — Instruistoj ~ Esperanto aŭ ILO — Modernigo de la fundamento de Esperanto laŭ varbadaj kaj informadaj vidpunktoj — Kreado de esperantlingva infanliteraturo — Sanĝo de nia stato ĉe Unesko. 7. Diversaĵoj: vizito de gazetejo, kontaktoj kun instruistoj kaj instruistaj instancoj.
pOSE
Kelkaj interesaĵoj el la estrarkunsido
Bertil Andreasson raportis pri la ebleco organizi dum 1985 la 19an Internacian ILEI Konferencon en Svedio de la 23a ĝis la 30a de julio. Li kontaktis la Nordan Popolaltlernejon en la urbeto Kungalv, 30 km. norde de Gotenburgo, facile atingebla aviadile, trajne, kaj ŝipe. “La lernejo estas bele situanta sur monteto apud la urbo. La vidindaĵoj estas belaj: oni vidas la ruinojn de la malnova fortikaĵo Bohus kaj la riveron Gota dlv. La rektoro de la lernejo estis ege afabla kaj volonte gastigus nian konferencon, se ILEI decidos tion. La prezo estas modesta, se oni konsideras ke Svedio estas multekosta lando. La manĝaĵo (matenamnĝo, lunĉo, vespermanĝo), loĝado kaj la uzo de la diversaj ejoj kostos proksimume 250 sv. Kronoj persone kaj tagnokte. Oni loĝos en pluraj domoj kun unulitaj kaj dulitaj ĉambroj, modernaj.
Je la 11 horo la estraro aŭtomobile atingis en Ljubljana la ejon kie, je tagmeze okazis la akcepto, vere tre afabla, ĉe la Ministerio pri Edukado, fako Instruado de Fremdaj Lingvoj en la elementaj lernejoj. La inspektoro S-ro Peter Vinkler prezentis la kadron de la nuntempa instruado de fremdaj lingvoj en Slovenio ekde la elementaj ĝis la superaj lernejoj, kaj sekve Direktorino Nevenka Selithar detale donis informojn pri la fakultativa instruado de fremdaj lingvoj en la elementaj lernejoj.
30 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Je la fino de la renkontiĝo la estraranoj ricevis kopion de la presitaj oficialaj programoj por la libervola instruado de fremdaj lingvoj inter kiuj Esperanto, kiu estas libervole instruebla en la elementaj lernejoj de Slovenio. Krome D-rino Selithar montris la jam pretan malneton de la detala ampleksa programo por libervola instruado de Esperanto ankaŭ en la mezgradaj lernejoj de Slovenio.
La estraro de ILEI pritraktis, diskutante, la staton de la internacia lerneja semajno en la jaro 1986 kaj faris jenan konkludon: ekzameni denove la eblecojn kolekti gelernantojn devenantaj el diversaj rasoj kaj landoj. loĝantaj en Eŭropo kaj decidis krei fonduson por financigi la internacian lernejon.
La Prezidanto informis la estraron pri la nuna stato de la Internacia Komitato pri preparo de la Jubilea Jaro. Gi notis la malkontenton de la prezidanto, kiu plendis pro la ne glata laboro de la internacia komitato kaj la ILEI prezidanto havis la impreson ke UEA ne havas gran- . dan intereson vere kunlabori en la Komitato. Li bedaŭras ke kvin kontraŭ kvar entute rifuzis diskuti komunan agadprogramon kaj proceduran regularon. Li opinias ke UEA havas la intencon pli kaj pli adapti la ceterajn organizaĵojn nur al la agadprogramo de UEA. La estraro interkonsentas kun la prezidanto ke li faru lastan provon por tamen atingi komunan kongreson de Esperanto aŭ alternative proponi ke Internaciaj Organizaĵoj ne partoprenontaj la UEA-Kongreson dum 1987, aparte interkonsenti pri dua kongresa manifestacio. Se li ne sukcesos atingi unuecan agadon, ILEI festos la centjaran datrevenon en Boulogne sur Mer.
Rilate la Esperanto-Institutojn, la Akademio de Esperanto fondis komisionon sub la nomo “Akademio de landaj Esperanto-Institutoj”. ILEI fariĝis membro de tiu ĉi komisiono; por la laboro respondecas D-ro Bormann, ĝenerala sekretario de la Akademio. Ni celas atingi agnoskon de nia internacia pedagoga ekzameno de ILEI kaj ankaŭ ke la Akademio donu por niaj diplomoj la validigan subskribon. 7
La prezidanto tuŝis en la diskutado ankaŭ la faldprospekton, kiu havas la celon varbi novajn membrojn. Li substrekis la neceson traduki ilin en naciajn lingvojn por varbi kolegojn, kiuj ankoraŭ ne estas esperantistoj kaj membroj de ILEI. En la sekvo li petis la estraranojn konsideri la eldonon de konciza priskribo de Esperanto sur la bazo de la Zamenhofa Fundamento. La estraro atendas de la prezidanto tiu-
JPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 31
— paĝo 6 de la PDF —
rilatan ellaboraĵon de la informilo por en alia estrarkunsido prijuĝi la valoron de la antaŭcitita laboraĵo.
Nombro de membroj de ILEI 1983:
Aŭstralio 7; Aŭstrujo 20; Belgio 25; Brazilo 10; Britujo 50; Bulgarujo 10; Danlando 12; Finnlando 30; Francujo 35; Germanujo 61; Hispanujo 30; Hungarujo 1; Israelo 6; Italujo 135; Jugoslavujo 15; Koreujo 20; Luksemburgo 1; Nederlando 46; Norvegujo 15; Pollando 1; Portugalujo 7; San Marino 5; Svedujo 48; Svislando l; Usono 58; Totalo: 649.
La prezidanto informis pri la alveno de invito fare de Unesko partopreni konkurson pri homaj rajtoj: la konkursaj kondiĉoj postulas ke la kandidatoj esence kontribuis al la disvastigado de ideo pri la homaj rajtoj. La premiito ricevos 4 000 dolarojn. La estraro decidis ke ILEI kandidatiĝu venontjare.
32 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
“Ekonomia Raporto de ILEI 1983
Saldo 1983 0101 En banko: SE-banken 52 547,65 Handelsbanken 4 647,40 En poŝtĝiro 4 097,34 Enspezoj: Membrokotizoj: por 1982 2 216,25 por1983 19 531,73 por 1984 86,04 21 834,02 Gajno en Sintra 4 089,39 Donaco 239,01 Rento 6 613,63 De konto ilek-a (UEA) 4436,82. 37 212,87 Elspezoj: IPR 8 565,43 Estrarkunsido 2 526,57 Poŝto, telefono 3 579,46 Bankkostoj 164,53 Libroj, presaĵo, papero ktp. 5361,12 — 20 197,11 Gajno 1983: 17 015,76 Saldo 1983-12-31: En kaso 159,50 En banko: SE-banken 71 133,65 Handelsbanken 5 063,05 En poŝtĝiro 1 951,95 En Svislando (laŭ raporto de s-ro Kurt Greutert): Banklibreto kapitalo rento kapitalo N 83-01-01 1983 83-12-31 str. 1 162,20 4430 1 206,50 str. 1273,50 48,55 1 322,05 str. 193,95 7,40 201,35 Entute sfr. 2 629,65 100,25 2729,90 En svedaj kronoj laŭ kurzo 83-12-30 9 658,70 368,22 10 026,92
61 292,39
17 015,76
78 308,15
10 026,92
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 33
— paĝo 7 de la PDF —
En Nederlando: Konto ilek-a
ĉe UEA ned.gld: 1 041,60
En svedaj kronoj
laŭ kurzo 83-12-30 2 271,18 2 271,18 Entute favore al ILEI
1983-12-31 sv.kro. 90 606,25
La prezidanto gratulas S-ron Bertil Andreasson kaj la estraro unuanime aprobas la ekonomian raporton.
34 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Amendoj kaj modifoj de la
Internacia Pedago OgA Ekzameno de I
La ĝisnuna proceduro de nia regularo montriĝis jam de komence tro rigida kaj malmulte fleksebla; sed male nia sistemo en nur malpli da jaroj malhelpis pliigi ekzamenitajn instruistojn.
Modifendaj estas jenaj punktoj:
– La diplomon subskribas la prezidanto kaj du membroj de LEK kaj validigas ĝin per subskribo kaj stampo la prezidanto de EKI. (Art. 7.1; LEK = Loka Ekzamena Komisiono; EKI = Ekzamena Komitato de ILEI)
La diplomo kun la titolo: internacia-diplomita Esperanto-pedagogo havos por la diplomito nur tiam konkretan valoron, kiam ĝi estos prezentebla al ŝtataj lernejaj instancoj. Tial havas la subskribo kaj stampo de prezidanto de EKI ne la sufiĉan aŭtoritaton. Ĉar la akcento de la titolo substrekas la vorton “internacia” iu nacia universitato ne povas doni la optimuman prestiĝon al la diplomo. Jen devus agi la Akademio de Esperanto el kiu membro, komisiita de la akademio, subskribos en ties nomo kiel aŭtoritata instanco. PS. Ne temas, ke la akademio organizu la ekzamenon, ĝi nur donu la kvazaŭan oficialigon.
— Ciuj paragrafoj de la ekzamena regularo restas validaj, ili ricevos sekvantajn modifojn krom la jam nomitan: Ĉiu pli granda sekcio (almenaŭ 30 membroj) havas la rajton post
aprobo per la estraro de ILEI fondi sekcian ekzamenkomisionon po
almenaŭ tri membroj, ĉiu el ili havu anstataŭanton. Ĉiu membro de la sekcia komisiono posedu minimume la ateston pri la plej alta grado
de la lingva kono akerita de renomita Esperanto-Instituto. Same ili
disponu pri profunda sperteco en la instruado de Esperanto aŭ en
aliaj fremdaj lingvoj. PS: Membroj de la komisiono estu la unua generacio de ekzamenantoj, ili devigu sin same submeti sin al la
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 35
— paĝo 8 de la PDF —
Internacia Pedagoga Ekzameno, sed se estas grandaj meritoj en la
lingva laboro ili povos ankaŭ ricevi la titolon de Dipl. IPE pro hono-
raj kaŭzoj.
– Pri la organizado de ekzameno (Art. 3) respondecas la estraro de ILEI. Por la disertacio validos nova proceduro.
– Pri Art. 4, 5, 6 kaj 7 (krom prezidanto de EKI) respondecas la sekciaj komisionoj.
– La sama proceduo validas en internaciaj porinstruistaj seminarioj.
— La ekzamena parto de la regularo estu jene modifita:
1. Kandidato, posedante ateston pri pli alta lingva kono de nacia Esperanto-Instituto, kies lingvaj postuloj estas konformaj al la lingvaj postuloj de IPE, povas esti liberigita parte aŭ tute de la skribaj kaj buŝaj partoj , escepte de Art. 5.3.3 kaj 5.4.4.
2. kandidato, posedante krom la ateston de Esperanto-Instituto, ankaŭ la instrurajton pri iu fremda lingvo povas esti liberigita ankaŭ de Art. 5.3.3 kaj 5.4.4.
3. Pri aliaj variantoj kaj modifoj de IPE de ILEI estos diskutata
“dum Komitatkunsido en Skofja Loka.
hso
36 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
=== DEO
1.3
1.4
lo
1.6
Studobjektoj de JPE
Sistema gramatiko de Esperanto
La bazaj karakteriziloj de Esperanto. La 16 reguloj. Fonetiko: La fonetika segmentado de la parolfluo. La Esperanto vokalismo: klasifiko kaj formado de vokaloj. La konsonantoj de Esperanto: klasifiko kaj formado de konsonantoj. Fonemiko: La fonemsistemo de Esperanto. La diftongoj en Esperanto. La silabo. La akcento. La karakteriziloj de Esper- : – anto-vortakcento. La influo de elizio.
La grafiko de Esperanto: grafemoj, literoj, supersignoj, interpunkcio. Fonemikeco kaj fonetikeco de Esperanto-grafiko. Ortografio: la uzo de interpunkciaj signoj. Majusklo-minusklo. Transliterigo kaj transskribo.
Leksiko: La inventaro de Esperanto-vortelementoj. Ilia valoro. La interkombino de vortelementoj: la libereco de la kombino kaj ĝiaj limoj. La principo de neceso kaj sufiĉo (de Saussure). Vortigaj operacioj: finaĵŝanĝo, derivado, kunmeto.
Morfologio – formologio: La parolpartoj, vortspecoj. La substantivo: komunaj-propraj; nombro; genro; deklinacio.
La adjektivo: ĝia formado kaj ĝiaj specoj. Deklinacio kaj komparado.
La artikolo. |
La pronomoj: klasifiko laŭforme kaj laŭfunkcie. Originalaj derivitaj kaj tabel-pronomoj. Persona, senpersona, refleksiva pronomoj. La poseda pronomo. Demandaj, rilataj kaj montraj pronomoj. Generaligaj, neaj pronomoj. La emfaza kaj reciproka pronomoj.
La numeralo: baza, orda, multiplika, fraciiga, kolektiviga kaj
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 37
— paĝo 9 de la PDF —
IJA
1.8
2.2
PAN
divida numeraloj. Matematikaj operacioj kaj numeralaj sintagmoj.
La adverbo: klasifiko laŭforme kaj laŭfunkcie. Originalaj , aŭadverboj, tabeladverboj, e-adverboj. La grandigo de adverboj.
La verbo: voĉoj, modaloj, modoj. Simplaj kaj kompleksaj verboformoj. Verbonomoj: infinitivo, participoj. Aktivaj kaj pasivaj strukturoj.
La prepozicioj: simplaj kaj kunmetitaj. —
La partikuloj: subjunkcioj, konjunkcioj.
La interjekcioj kaj onomatopeoj.
Sintagmatiko: La tipoj de vortrilatoj en Esperanto. La sistemo de sintagmoj.
Sintakso: La fraztipoj laŭ konstruo kaj paroltono. Elipsaj frazoj. Frazelementoj. La subjekto. La predikato: simpla kaj kompleksa. La kopulo kaj la predikativo. La objekto: rekta kaj nerekta; infinitiva objekto. La adjekto: ĝia modelo kaj specoj. Epiteto. La kompleksa frazo. La suborditaj prepozicioj kaj iliaj specoj. La vortordo.
Esperanto literaturo
Enkonduko: La karaktero de Esperanto-literaturo. Originala kaj tradukita verkaro. Lingvistikaj kaj poetikaj konceptoj. La influo de la literaturo al lingvoevoluo. La teritoria kaj tempa divido de la literaturaj periodoj. La karakteristikaj stiltendencoj de opaj periodoj.
La unua periodo: Literatura agado de Zamenhof. Originalaj verkoj: poemoj; proverbaro; kongresaj paroladoj. La Fundamenta Krestomatio. Grabowski, Belmont, Devjatnin, Kofman, Dambrauskas, Kabe. La slava skolo: primitiva romantikismo. La “lingvistika” tendenco de franca skolo: Vallienne, Bourlet, Cart, Boirac, R. de Saussure. La unuaj poetoj: Privat, Hankel, Schulhof, Kozlowski, Kriss. La apreco de la unua periodo, precipe la literaturaj konceptoj de Grabowski kaj Kabe.
La dua periodo: La “Budapeŝta skolo” kaj la rondo de “Literatura Mondo”. Kalocsay kaj Baghy. La naskiĝo de moderna Esperanto-literaturo. “Dekdu poetoj” kaj “Naŭ poetoj”.
38 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
0 lo Gi UI =
2:52
Szilagyi, Bodo, Tarkony. La konservativa kaj progresiva tendencoj. La neologisma diskuto. La teorio de Esperanto literaturo: La “Parnasa Gvidlibro”. La naciaj “skoloj”: estonoj: Adamson kaj H. Dresen; britoj: Buttler, Newell, Sturmer, Luyken; katalunoj: J. Grau Casas, A.D. i Mas. La soveta skolo: (socialisma realismo kaj partieco) Varankin, Mihalski, Hohlov, Erosenko. La proletaj verkistoj: Lanti kaj Emba. La nordanoj: Bulthuis, Nylen, M. Carlsson, S. Engholm (realisma romano). La satira kaj fantastika prozo: R. Schwarz kaj Jean Forge. La antologioj: kataluna (1925), bulgara (1925), belga (1928), estona (1932), hungara (1933), ĉeĥoslovaka (1933), sveda (1934). La plej signifaj tradukaĵoj de la periodo. La hungaraj klasikaj kaj siatempaj verkoj esperantlingve.
La tria periodo: La influo de la dua mondmilito: pacifismo kaj universalismo. La skota skolo: W. Auld, R. Rossetti, J.S. Dinwoodie, J.I. Francis (“Kvaropo”). “Metafizika” tendenco. La diasporo de moderna literaturo: Boulton, Szathmari, Rosbach, Mattos, Ragnarsson, Urbanov, E. de Kock, Niŝimura Masao; formorompo, liberaj versoj. La popularscienca literaturo: T. Sekelj, P. Neergaard. La eseliteraturo: Waringhien, Regulo-Perez, Brandon Clark. Oratorarto: Lapenna. La plej gravaj tradukaĵoj el la monda literaturo. La beletraj ĵurnaloj kaj revuoj.
Proponitaj legaĵoj
Unua periodo:
Zamenhof L.L.: Originalaj Poemoj, Esperanto Proverbaro, Kongresaj Paroladoj, Fundamenta Krestomatio.
Grabowski: Tagiĝo, Reveno de l’ filo, Sur unu kordo.
Privat: Tra l’ silento, Ginevra, Historio de Esperanto. Vallienne: Kastelo de Prelongo.
Dua periodo:
Kalocsay, K.: Mondo kaj Koro, Streĉita Kordo, Rimportretoj.
Baghy, J.: Viktimoj, Sur Sanga Tero, Sonĝo sub Pomarbo. Baghy/Kalocsay: Arĝenta Duopo, Ora Duopo.
Tarkony, L.: De Paĝo al Paĝo, Soifo.
Kalocsay/Waringhien: Parnasa Gvidlibro.
Szilagyi, F.: Mistero Minora.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 39
— paĝo 10 de la PDF —
233
2.5.4
Adamson, H.: Vesperkanto.
Schwarz, R.: Kiel Akvo de P’Rivero. Kuyken, H.A.: Pro Iŝtar.
Mihalski, E.: Fajro Kuracas.
Hohlov, N.: La Tajdo.
Engholm, S.: Homoj sur la Tero. Baranyai, E.: Ekzilo kaj Azilo.
Tria periodo:
Auld, W.: Infana Raso. Kvaropo/Stafeto, 1952.
Rossetti, R.: Pinta Krajono.
Boulton, M.: Eroj, Virino ĉe Landlimo. Szathmari, S.: Vojaĝo al Kazohinio, Maŝinmondo. Waringhien, G.: Lingvo kaj Vivo, Eseoj. Sekelj, T.: Tempesto super Akonagua. Mattos, G.: Ivan VI.
“Urbanova, E.: Nur Tri Kolorojn.
De Kock, E.: Ombroj de la kvara Dimensio. Niŝimura, M.: Edelvejso.
Ragnarsson, B.: Stupoj sen Nomo. Tradukaĵoj
Shakespeare/Zamenhof: Hamleto. Mickiewicz/Grabowski: Sinjoro Tadeo. Prus/Kabe: La Faraono.
Kalocsay: Ezopa saĝo. Shakespeare/Rossetti: Otelo. Degenkamp: Taglibro de Anne Frank. Ibsen/Haugen: Peer Gynt. Jeluŝiĉ/Rotkviĉ: Cezaro. Puŝkin/Nekrasov: Eŭgeno Onegin. Benavente/Inglada: Hispanaj Dramoj. Tagore/Lakshmiswar: Malsata Stono. J.E. Leppdikoski: Kalevala.
La Historio de Movado
Interlingvistiko: Enkonduko: La problemo de multlingveco kaj ĝia klarigo en la antikvaj mitologioj. La teorioj pri la origino de la lingvoj. La klasigo de lingvoj. La lingva kaoso kiel
40 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
3.2
3.3
4.0
internaci-socia problemo. La unuaj perantaj lingvoj: la interlingvoj de la antikva diplomatio kaj komerco. La latino kiel la interlingvo de la mezepoko. La koloniismo kaj la kreolaj lingvoj. Lingvomiksiĝo kaj miksitaj lingvoj. La sciencistoj de la XVII-XVIII-aj jarcentoj. Pri la ebleco de artefarita lingvo kaj iliaj lingvoplanoj: Descartes, Komensky, Leibniz, Newton. La problemo de interkomunika lingvo de la antikveco ĝis niaj tagoj.
La precibernetikaj lingvaj modeloj: La lingvaj kaj ne-lingvaj signo-sistemoj. La elformiĝo de skribsistemoj. La pazigrafioj. La tipologio de artefaritaj lingvoj; aprioraj kaj aposterioraj lingvo-planoj. La unua internacia lingvo: la Volapuko. La Volapuka Akademio kaj la reformoj. La postvolapŭkaj lingvoj: Idiom Neŭtral. Pruvoj revivigi mortintajn lingvojn. Minimum-/basic-/ lingvoj kaj kompromisaj lingvoj.: La zonala teorio kaj la zono-lingvoj: interromana, intergermana, interslava, interskandinava lingvoj. Peano: Latino sine flexione; Jespersen: Novial; von Wahl: Occidental; Goode: Interlingva.
Historio de Esperanto: Zamenhof kaj la lingvoplano: Lingvo Internacia. La unua lernolibro. La ekfunkcio de la lingvo kaj ĝia disvastiĝo: presaĵoj, literaturo. La unuaj organizaĵoj. Lingvaj diskutoj: reformprojektoj, la delegitaro, IDO (Couturat, de Beaufront). Esperanto dum la Unua Mondmilito kaj post ĝi. Sciencaj, kulturaj, fakaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.
La Akademio. La Universalaj Kongresoj kaj Internaciaj Someraj Universitatoj. Esperanto en la Societo de Nacioj kaj UNESKO.
Esperanto post la Dua Mondmilito. La nuna stato de la Movado. La laborista movado kaj SAT.
Metodiko: La historio de lerneja instruado de Esperanto. La loko de Esperanto en la sistemo de lernejaj studobjektoj; ĝiaj pedagogiaj kaj didaktikaj valoroj. Edukaj celadoj efektivigeblaj dum ĝia instruado. Gia transfera rolo en la sistemo de fremdlingva instruado.
La faktoroj, determinantaj la instrumetodon de Esperanto. La planado de la instrumaterialo: metodologia tipologio, al
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 41
— paĝo 11 de la PDF —
“minimumoj”, produktiva, reproduktiva kaj receptiva materialo. Metodologio de lernolibro.
La leksiko de Esperanto kaj la metodo de ĝia instruado. La Esperanto-gramatiko kaj ĝia instruado. Fonetiko, ortografio kaj intonacio. La elformado de skribkapablo. Legotekniko: analitika kaj sintetika legadoj; la legado, kiel informacia fonto. La evoluigo de parolkapablo: la frazocentra kaj vivproksimeca principoj de la instruado.
La ĝisnunaj instrumetodaj konceptoj. La Cesh-metodo. La moderna kompleksa-aktiva/KA-metodo. La eblecoj de programigo en la instruado de Esperanto, la instrumaŝinoj.
La planado kaj la antaŭpreparo de instru-eduka laboro. La demonstrado: teknikaj instruhelpiloj kaj tradiciaj demonstriloj. La antaŭpreparo de la studhoro, ĝia organizado kaj gvidado. La studhor-tipoj. La prezentado kaj ekzercado de nova materialo. La parola kaj skriba kontrolo kaj pritakso. La krominstruhora laboro: rondetoj, korespondado, renkontiĝoj.
Bonvolu kompari kun viaj naciaj postuloj!
42 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Pri la Jubilea Jaro Lis Thune, sekciestrino de ILEI
Al la legantoj de IPR
En la printempo 1980 la prezidanto de ICNEM (Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado) Prof. D-ro Ivo Lapenna invitis al kunlaboro okaze de la centjara datreveno de Esperanto en 1987, opiniante, ke la Esperanto-Movado devus kunigi ĉiujn fortojn por sufiĉe digne celebri tiun eventon. La unuaj reagoj ŝajnis tre pozitivaj. La prezidanto de UEA, S-ro G. Maertens, jam en 1980 invitis Prof. Lapenna al interparolo, kio okazis en Brugge la 1-an de aprilo 1981. En tre agrabla kaj amikeca atmosfero la du prezidantoj interkonsentis pri invito al kunsido de laborkomitato, kiu devus prepari la vojon : al internacia interorganiza kunlaboro. Inter la organizaĵoj, kiuj promesis kunlaboron, estas ILEI. Jam okazis pluraj kunvenoj, bone referitaj en „Horizonto”, la organo de ICNEM, sed tute ne menciitaj en „Esperanto”, la organo de UEA. La plej lasta okazis dum pentekosto 1983 en la svisa urbeto La Chaux-de-Fonds. Tiun kunvenon mi partoprenis kiel anstataŭanto de nia prezidanto de ILEI, Helmut Sonnabend, kiu ne povis ĉeesti pro samtempa jarkunveno en Germanio. Car li tamen deziris, ke ILEI estu reprezentita li petis min, sekciestro de Danio, reprezenti ILEI-on.
Mi ne intencas tie ĉi detale raporti pri la sufiĉe streĉaj diskutoj dum tiu longa tago. Car estas malfacile por mi samtempe noti kaj partopreni en diskutoj, mi surbendigis la tutan kunvenon por povi raporti kiel eble plej ekzakte. Mi sendis kopion al nia prezidanto de ILEI. Tion mi faris, kvankam la memelektita gvidanto de la kunveno, S-ro Maertens, dufoje protestis pro la surbendigo. Tiujn protestojn mi ne volis sekvi, ĉar laŭ mi liberaj diskutoj inter liberaj asocioj ne povas enhavi sekretojn. Ciuj, kiuj volas scii, kio vere okazis, povas ĉe mi
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 43
— paĝo 12 de la PDF —
akiri kopiojn de la bendoj, same kiel oni almenaŭ tie ĉi en Danio povas akiri al si transskribaĵojn de ĉiuj diskutoj en la dana Parlamento.
Mi skribas tiun ĉi artikoleton, ĉar mi deziras indigne protesti kontraŭ la maloftaj kaj misgvidaj informoj en „Esperanto” pri la kunlaboro, informoj, kiuj klopodas ŝajnigi malverojn veraj kaj verŝajnigi malverojn, por krei tendencan opinion kontraŭ lojala kunlaboro. Partoprenis en la kunveno nur 9 (naŭ) membroj kun voĉdonrajto, kaj laŭ UEA — kvankam ili mem prokrastadis la kunvokon al lasta minuto -— tiuj 9 rajtis decidi por la tuta Esperanto-Movado. Kontraŭ tio 4 el la 9 protestis. Dum preskaŭ la tuta tago ni diskutis — ne bazon por la kunlaboro — sed Proceduran Regularon, kies ĉefa celo estas anticipe doni al la prezidanto de UEA la postenon de prezidanto de IKK (Internacia Kunordiga Komitato). Kvarel la naŭ kontraŭis, opiniante, ke IKK mem elektu sian prezidanton.
Alia stranga diskutpunkto estis la bazo por la kunlaboro. Invitinte al la kunlaboro, ICNEM pere de sia prezidanto ellaboris projekton de Baza Programo, kiu dum ĝiaj konferencoj estis prilaborita kaj amendita. Dum antaŭaj preparaj kunvenoj aperis aliaj amendoj, kaj la Provizora Laborgrupo petis profesoron Lapenna prilabori tiujn amendojn en la Solidarigan Bazan Programon, kion li lojale faris. La intenco de tiu Baza Programo ne estas devigi kiun ajn al kio ajn, sed krei idearon, el kiu oni povas ĉerpi por sia propra agado, kaj kiun oni povas montri al eventualaj subtenontoj/subvenciontaj instancoj neesperantistaj. 5 el la 9 decidis, ke tute ne necesas komuna bazo por la kunlaboro: sufiĉas, ke UEA kolektu la programojn kaj kunordigu ilin. Se la tuta kunlabora programo devus enhavi nur tiun listigadon pere de UEA, mi ne komprenas la valoron de la jam okazintaj preparaj kunvenoj. En Danio ni nomas tian agadon trompo. En tiu kunteksto ankaŭ estas mirinde, ke UEA neniam al siaj membroj menciis la proponitan projekton de Komuna Baza Programo, sed nur dissendis sian propran kajereton.
Mi finas mian proteston per demando. Estas mia konvinko, ke tiu „ sinteno de UEA havas unu solan celon, nome neebligi al Prof. Ivo Lapenna „ludi kiun ajn rolon” — kiel „Heroldo” malice skribis — okaze de la 100-jara datreveno. La tuta spektaklo en La Chaux-de- Fonds montris tion. Nun mia demando estas: ĉu vere la Esperanto- Movado posedas tiom da kleraj, eksterordinare inteligentaj, kaj ek-
44 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
stermovade estimataj homoj, ke ĝi tiel facilanime rajtus malebligi kaj rifuzi kunlaboron de la plej lerta, plej talenta kaj iniciatriĉa esperantisto, kiu ekzistas depost Zamenhof? Ke la nunaj gvidantoj de UEA certe ne sukcesos en tiu malica plano ne estas merito de la nuna Esperanto-Movado, sed ŝuldiĝas nur al la ĝisosta fideleco al Esperanto, al Internacia Humaneco kaj al UEA de Prof. Ivo Lapenna. Mi profunde instigas ĉiun esperantiston, kiu legas tion ĉi, pripensi nian situacion. Cu vere vi volas, ke estontaj esperantistoj prijuĝu nin hodiaŭ same akre, kiel ni prijuĝas tiujn, kiuj perfidis Zamenhof, Privat kaj aliajn elstarajn esperantistojn? Cu ni ne tiun ĉi fojon savu nin mem de simila honto?
Kion vi pensas pri Komuna Kongreso de Esperantistoj okaze de centjara datreveno de Esperanto?
UEA
Al ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj
Karaj geamikoj,
laŭ decido de la komitato de UEA dum la lasta kunsido en Buda-
— peŝto mi sendas al vi kopion de la laborplano por la perido 1983
1987. Mi petas vin atente trastudi ĝin, inkluzive de la enkonduko al la tabelo de prioritatoj, kaj kunordigi ĝin kun la laborplano de via asociO. Tre verŝajne en la estonto la raporto al la komitato sekvos la skemon de ĉi tiu laborplano kaj UEA regule petos vian asocion pri informoj rilate al la farita laboro sur ĉiu aparta laborkampo.
Tre amikajn salutojn Renato Corseti estrarano pri Planado
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 45
— paĝo 13 de la PDF —
Bulgara Esperanto Asocio Informilo pri instrua laboro
Dum Fakkunveno de la Instruistoj
La Fakkunvenon, okazinta la 24an de septembro 1983 en Ŝkofja Loka (Jugoslavio), partoprenis 17 geinstruistoj (1 el Aŭstrio, 5 el Italio, 11 el Jugoslavio) kaj kelkaj observantoj. ;
La ĝisnunaj spertoj de la Esperanto-instruado, precipe la oficiala trijara eksperimento pruvis, ke Esperanto utilas al plifundiga scio pri la gramatiko de la gepatra lingvo. Poste oni povas konstati pli bonajn rezultojn de la fremdlingva scio dum la deviga lernado. Tio estas jam science pruvita.
Pro tio oni rekomendas komenci instrui Esperanton al la dekjaruloj, kie eblas. Estas aprobitaj la ĝisnunaj preparlaboroj, kiujn faris Instruista Sekcio de Slovenio rilate la instruplanon kaj lernolibrojn por fakultativa instruado de Esperanto en elementaj lernejoj (temas pri la bildlibroj En Ten Tini).’
Bonan progreson faris la kroata eldonejo Internacia Kultura Servo (IKS), kiu eldonadas simplan lernolibron laŭ science elektita 500- vorta trezoro. Oni preparas jam la 5an eldonon de tiu ĉi plibonigita lernolibro. Laŭ ĝi oni preparas ankaŭ aldonajn legaĵojn. Ĝi taŭgas por kursoj, por eksterlerneja aktiveco, por interesa aktiveco en la pli altaj klasoj de la elementaj lernejoj kaj por mezlernejanoj.
La saman lernolibron de IKS intencas adapti aŭstriaj kolegoj kaj nomi ĝin “Strukturo de la Internacia Lingvo”. Estos interese fari poste skribajn kaj personajn kontaktojn inter la gejunuloj el niaj landoj, kiam la gelernantoj havos la saman vorttrezoron kaj proksimume la samajn lingvokonojn.
El ĉiuj tri landoj ni kolektas kantojn, ludojn, poemojn por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. Per tia didaktika materialo ni plivigligos la instruadon kaj la kluban laboron. Raportis: S. Tavĉar.
46 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
1. En Slovanio ni deziras unue prepari instruistojn, kiuj kapablos instrui nian lingvon. Pasintjare okazis koresponda kurso por instruistoj, en junio — seminario, kie nie pritraktis konkretan instruplanon por Esperanto-instruado en la 3a klaso de la elementa lernejo kiel fakultativa lingvo (du jarojn antaŭ la deviga fremda lingvo). La sama maniero estos daŭrigata en la 4a klaso. Ni akceptis bildlibrojn „En Ten Tini… Nun mi preparas la libron en slovena por niaj instancoj kaj poste mi klopodos prepari ĝin ankaŭ en Esperanto ĝis la 18a Konferenco de ILEI.
Propono al la instruistoj de Esperanto uzi la bildlibrojn En Ten Tini por instruado al 10-jaruloj en la elementaj lernejoj farita dum la JEL-Kongreso (novembro ’83) en Skofja Loka.
La bildlibroj En Ten Tini 1 kaj 2 estas senvortaj bildlibroj, kiuj aperis en 1981en Rijeka kun aprobo de la klerigaj instancoj de la TEspublikoj Slovenio kaj Kroatio. Aldona gvidlibro por instruistoj en tri lingvoj (itala, kroata kaj slovena) montras, ke la bildlibroj estas dediĉitaj al la infanoj de la dulingvaj teritorioj, proksimaj al la itala landlimo. La samaj bildoj estas uzataj por la instruado de la dua lingvo (lingvo de la vivmedio) en la lernejoj, kiel oni devige instruas la duan lingvon ekde la unua klaso de la elementa lernejo. |
Se tiuj ĉi bildlibroj taŭgas por tri lingvoj, ili povas esti utilaj ankaŭ por la kvara lingvo, por la Internacia Lingvo Esperanto. Ni komencas instrui Esperanton fakultative en la 3a klaso de la elementa lernejo, kie la infano eklernas novajn esprimojn en la nova lingvo ludante, kantante, desegnante kaj tre malmulte skribante.
Ĝenerale bildlibroj estas la plej utilaj en la antaŭlerneja edukado kaj klerigado de la infanoj en ĉiuj landoj por akiri esprimmanieron en la gepatra lingvo. La saman metodon ni uzu instruante la Internacian Lingvon. La samajn bildlibrojn oni uzu pli ofte pli larĝigante la vorttrezoron kej la esprimmanieron laŭ jenaj ŝtupoj :
1. Nomi la objektojn (substantivojn en singularo kaj pluralo).
2. Aldoni ecojn de la objektoj (adjektivojn en singularo kaj pluralo).
3. nodi la agadon (verbojn; pli frue lasi “estas” kaj uzi: sidas, staras, iras, kreskas,…).
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1984 — 47
— paĝo 14 de la PDF —
4. Priskribi la bildojn per tutaj frazoj.
5. Klarigi la akuzativon ripetante ĉiam: “Kion ni vidas?” Ni vidas objektojn, diras ties ecojn en singularo kaj pluralo, ni rakontas per tutaj frazoj la agadon.
La bildlibroj En Ten Tini ne estas laborlibro aŭ kajero. Ĝi restu pura! Sed la infanoj havu aldonan desegnokajeron, kie ili desegnu, skribu, kolorigu laŭ sia plaĉo kaj scipovo.
La detala instruplano por la instruado enhavu semajnajn unuojn por lernado kaj desegnado, por kantado kaj ludado. Ni aldonu al la bildoj simplajn dialogojn, kiujn la infanoj povas parkerigi. Tiel la bildoj estu vivantaj. | Same ni povus uzi aldone aliajn bild(libr)ojn pri bestoj, kiujn la infanoj jam posedas kaj ŝatas. Al la naciaj vortoj ni aldonu la internaciajn. La infanoj povas alporti ankaŭ ludilojn en la klason. Ju pli agrable, des pli efike!
Do ni instruu per bildoj! Ni instruu desegnante, kantante kaj ludante! Sindone kaj esperante! Kaj la infanoj estos niaj!
Proponis: Sonja Tavĉar
48 — 1984 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Aŭstralujo Aŭstrujo
Belgujo
Brazilo Britujo Bulgarujo Danujo Finnujo Francujo
SEKCIESTROJ DE LA LIGO
: Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173. : Mag. Karl Hirmann (estro de SAEI-Societo de Aŭstriaj Esperanto-Instruistoj) Rannachstr, 3 A-8046 Graz. : E. van Damme, Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal. E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout. M. Sondervorst, Rue du Telĉphone 1, B-2180 Mettel. H. Lentzen, Feldweg 20, B4701 Kettenes. : Elvira Fontes, C. P. 5888, Sio Paulo. : Hilary Chapman, 34 Liwin Deganwy Conwy Gwinedd LL3 12RA : Marin Bacev, Postkesto 1054, Sofio. : Lis Thune, Brembarvanget 15, DK-2650 Hvidovre. : Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82. : Fredĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont.
F. R. Germanujo: Ruff Karin, Pappelweg 22, D-315 Peine.
Grekujo Hispanujo Hungarujo Irano
Israelo Italujo Japanujo Jugoslavio Luksemburgo Malagasujo Malto Nederlando Nordameriko Norvegujo
Nov-Zelando Polujo
Portugalio
-Sanmarino
Sovetujo
Sud-Afriko Sudakoreujo Svedujo Venezuelo
Ĉeĥoslovakujo Cinujo
Germana D. R.
Kubo Singapuro Zairuja
: K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506).
: Andres Martin Gonzdles, Armengual de la Mota, 33, E-2, 49D, Malaga-7 : Zsuzsa Barcsay, Bem rkp.25/b, H-1011 Budapest
: M. Saghafian Apt. 7N.34 24th Street. Kuj Nasr Avenue, Teheran 14488 : Josef Murĵan, p.c.k. 1289, IL-61012, Tel Aviv.
: Catina Dazzini, C. P. 22, 1-54100 Massa, pĉk 11244548.
: Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343.
: Miodgrad Stojanoviĉ, Omladinakih Brigada 49/111/31, YU-11070 Novi Beograd. : Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette.
: Eugene Raveloson, B. P. 1663 – 101, Antananarivo
: Anthony Mercieca – 20 Valletta Road – Qormi
: D. Luesken-Burger, Boerhavestraat 82, NL-7316 LH Apeldoorn.
: Arthur Eikenberry, 621 Aurora Ave., Santa Barbara, Ca 93109 USA
: Vidar Olaussen – Fakerlibakken 1 – 3000 Drammen – Norvegio
: Gvenda Sutton, 21 Rama Crescent, Wellington 4.
: Mag. Barbara Chmielewska, Pedagogia Komisiono de Pola Esperanto-Asocio, Ul-Jasna 6, PL 00-013 Warszawa.
: Antonio Manuel Correia Coimbra, Rua Coronel Leitao 20, 19Esq. Lisboa Marques.
: Marina Michelotti, yia 25 marzo, 73, I43031 Republica di San Marino.
: Johannes Palu, Solme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV, Nikolaj Starodubcev, Poŝtrestante SU-3-340047 Doneck.
: Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1700 Florida Glen.
: So Gil Su — Sodemun P. K. 59, Seŭlo 120.
: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24200 Horby.
: Esteban E. Mosonyi, Apartado 51500, Chacao, Caracas.
Izolitaj Membroj
: Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. : Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan.
: Til Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Briel.
: Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila.
: Hongi Liao, apt. bilk. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. : Antoine-Samuel Ngangu, B. P. 13, Lukala, Nkandu.
— paĝo 15 de la PDF —
Estraro de ILEI
Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, Pappelweg’ 22A, D-315 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, YU-51000, Rijeka, lugoslavio.
“Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo. Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo.
Financoj: Bertil Andreasson, Sodra ROrum pl 455, S-24200 Horby, Svedujo.
Kunlaborantaj Organizoj
EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.
FIMEM Fĉderation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne — 35 Avenue ICEM Jottrand 1030 Bruxelles — Belgique. Tel. 02 277 49 36. ] Esperanto — I, rue Galissonniĉre — F — 44330 Le Pallet — Francio. SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris. UEA. Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Pa-
ris. Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, Kategorio C
Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Pappelweg 22A, D-315 Peine, FR Germanujo
Membreco en I.L.E.I. (30 svedaj Kronoj jare) inkluzivas la ricevon de IPR.
abonprezo por nemembroj:.30 svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)
Kontoj: . .
1. poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI . Sodra Rorum pl. 455. S- 242 00-Horby. (Svedujo)
2. poŝtĝirkonto: 3789/64 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.
manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro
IPR 1984/3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
IPR
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
ki ES
. Jarkolekto 14 | N-ro 3, 1984
— paĝo 2 de la PDF —
Internacia Pedagogia Revuo — n-ro 3, 1984
Presado: Offset Massarosa, Tel. (0584) 93.090 Kompostado: Grafika Centro de Universala Esperanto-Asocio, Antverpeno
La lingvaj eraroj en tiu ĉi numero estas plene intencaj. Kiu konstatos ilin, povos nomi sin bona Esperantisto.
Ekde 1985 IPR deziras novan, ideoj-riĉan, paciencan, energiplenan redaktoron.
Li devas multe labori, sed li aŭ ŝi neniam ricevos ian kompenson!
Prezentproponojn bonvolu sendi al IPR.
Enhavo
1. D-ro Peter Zlatnar, unua honora membro de ILEI.
2, De Ŝkofja Loka ĝis Kungilv 1985 — IPR-raporto.
3. Esperanto en la sistemo de fremdlirigva instruado …. … H. Sonnabend. 4. Asemblea Konferenco de ILEI 1985 en Kungilv …….. H. Sonnabend. S. Alloga loko de nia 19-a Konferenco …….. eee ese lel B. Andreasson. 60. Sugestopedio ….. s.s esles ese sees el Bulteno de la Amerika Asocio. 7. lerni per Monato …… o.s. e sese eee see eee ese eke eee. | S. Maul. 8. Aranĝoj por geinstruistojen KCE … o… e sss sees sees. Cl. omnu 9, Perkomputera instruado… sle else sees ISAE, komputista sekcio. La loko de idiotismoj en Esperanto „s.e se ees eee ees Bernard Golden.
D-ro Peter Zlatnar unua honora membro de I.L.E-.I.
Ĉiu, kiu persone konas Peter Zlatnar certe pravigos mian opinion, ke li meritus tutan libron pri siaj pensado, planado, argumentado kaj agado je la bono de la Esperanto-instruado en la lernejoj. Kvankam li profesie ne estas instruisto, tamen batas en lia brusto koro de pedagogo. Interalie li iam diris la ĉiam validajn parolojn: “Nure lingva instruado ne sufiĉas. Krom tio, nia instruado ne nur devas esti didaktike plej moderna kaj laŭ sukceso plej efika, sed niaj instruistoj devas esti ankaŭ idee konsciaj kaj teorie bone armitaj esperantistaj aktivuloj kiuj kapablas transplanti tiun konscion kaj idean valoron al siaj lernantoj kaj samtempe konvinkadi siajn profesiajn kolegojn pri la rolo kaj valoro de Esperanto.” Koran gratulon, sinjoro kolego Zlatnar!
En la nomo de la estraro, H. Sonnabend prezidanto de ILEI
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—198449
— paĝo 3 de la PDF —
De Ŝkofja Loka ĝis Kungŝlv 1985
1. Enkonduki Esperanton kiel bazan lingvon ekde la tria lerneja
jaro ĝis inkluzive la 4-a lerneja jaro po du horoj semajne.
Eklernado de fremdaj lingvoj je komenco de la kvina jaro.
. La fremdlingva instruado estu akompanata de Esperanto kiel
kompletiga lingvo.
4. Esperanto restu tiam la unusola lingvo, kiam aliaj fremdaj lingvoj por gelernantoj ial ne estas bezonataj.
5. Ankaŭ instruistoj akiru la instrukapablon pri Esperanto en universitatoj aŭ altlernejoj.
wo
“Esperanto en la sistemo de fremdlingva instruado” — estis ia temo de la 18-a konferenco en Skofja Loka en Slovenio/Jugoslavio kaj la nomitaj kvin punktoj apartenas nun al ĉefa programo de ILEI kies realigo validos ĝis Esperanto estos plene integrita en la sistemo de fremdlingva instruado. La konferenco substrekis sian opinion, ke ĝi ne kontraŭas la instruadon de fremdaj lingvoj en niaj lernenoj ĉar ĝi konscias, ke Esperanto ne simple anstataŭos la nunan sistemon sed sendube kompletigos ĝin. Tamen, la Internacia Lingvo signifus ŝlosilan bazon pli en landoj kies lingvoj ne apartenas al lernejaj studobjektoj ekster iliaj limoj. Tion substrekis prof. France Pivec, vicprezidanto de la Komitato pri Edukado kaj Klerigado de Respubliko Slovenio. En siaj salutvortoj li i.a. diris: “Sendube estas Esperanto, laŭ siaj politikaj kaj humanismaj konceptoj tre proksima al Jugoslavoj. Konsiderante nian internacipolitikan orientiĝon. ni povus antaŭvidi interesan penetradon en la Trian Mondon. Tamen la ŝlosilo ankoraŭ troviĝas en la propraj pordoj — Esperanto devas unue fariĝi mensa propraĵo de niaj junaj generacioj kaj
samtempe konsiderinda pliriĉiĝo de ilia kultura horizonto.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—50
Tiucele estas necese pli eluzi la ekzistantajn eblecojn por ĝia disvastigo. Antaŭ ĉio ĝi devas penetri en klerigajn fakajn tavolojn jam dum ilia faka prepariĝado en mezgradaj kaj altaj lernejoj. Ke tiaj vortoj ne esprimis kutimajn ĝentilaĵojn, pruvis interesa kunveno en la ministerio pri edukado en Ljubljana la 16-an de aŭgusto 1984 je la 10-a ĝis la 12-a horoj. La protokolon skribis P. Zlatnar, prezidanto de LKK: Partoprenintoj: Gastiganto estis vicministro prof. France Pivec. — Prezidanto de LKK: Zlatnar Peter. — Prezidanto kun estraranoj de ILEI: rekt. Helmut Sonnabend, prof. dr. M. Dazzini, prof. B. Andreasson, prof. A. Hurĉak. — Reprezentantoj de ILEI-sekcioj el Aŭstrio, Bulgario, Ceĥoslovakio, Italio, Hungario, FR Germanio, DR Germanio, Pollando, Svedio kaj Jugoslavio.
Je la nomo de la ministro por edukado kaj klerigado de Soc. Resp. Slovenio, la vicministro prof. France Pivec akceptis la partoprenantojn kaj gastigis ilin per brando, vino, fruktsukoj, sandviĉoj kaj kukoj. Post enkonduka bonvenigo li klarigis la organizan strukturon, laboron kaj kompetentecojn de Respublika Komitato (Ministerio), por pli facile interkompreniĝi en la kadro de la ekzistantaj eblecoj dum la diskuto pri la principaj kaj konkretaj demandoj ĉirkaŭ la ronda tablo.
La prezidanto de LKK enkonduke proponis la kadron de la interparolo, kiu prezentu la situacion kaj la problemaron en la fremdlingva instruado kaj aktualan lokon de Esperanto en lernejoj.
La diskuton komencis la ĝenerala sekretario de ILEI, prof. dr. Mario Dazzini, prezentante la laboron kaj taskojn de tiu internacia organizaĵo kiu ankaŭ kunlaboras kun Unesko en la kadro de la aliĝintaj neŝtataj organizaĵoj.
Sekvis la raportoj, informoj kaj opinioj de ĉiuj partoprenantaj landaj reprezentantoj kun aktiva atento kaj opini-interŝanĝoj kun vicministro Pivec kaj aliaj ĉeestantoj.
Post la ĝenerala, tre vigla, duhora debato kaj komparado de situacioj en la unuopaj ŝtatoj, estas konstatita deviga lernado de unu fremda lingvo kiu estas ĉu angla, ĉu rusa. Kiel dua aŭ tria lingvo aperas franca, germana kaj aliaj lingvoj (hispana, najbara, latina
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—51
— paĝo 4 de la PDF —
k.a.). Esperanto povas esti ĉie instruata kiel fakultativa fako kaj kiel libera aktiveco. Surbaze de supraj konstatoj, prezentiĝas la reala ebleco kunordigi la instruadon: laŭprograme, leksike. organize planita kontaktado kun enhave interesa praktika aplikado en la kadro de ĝisnunaj kontaktoj kaj ties plua plilarĝigado. La prezidanto de ILEI, rektoro Helmut Sonnabend proponas sekvi kaj utiligi la spertojn de la 3-a Maribora Kunordiga Konferenco, kiun partoprenis ankaŭ, kiel oficialaj observantoj, la reprezentantoj de ministerioj el kvin najbaraj landoj de Jugoslavio. Tiuj interkonsentis organizi eksperimentan instruadon de Esperanto en po kelkaj elementaj lernejoj de siaj landoj kaj surbaze de atingitaj rezultatoj prepari novan samspecan konferencon, kiu pluen evoluigu la ĝisnuan kunlaboron ĝis fina atingo de tiucela interŝtata konsento.
La gastiganta vicministro F. Pivec esprimis pretecon de la Ministe-
rio ripeti la iniciaton kunvenigi la reprezentantojn de ministerioj
por lernejoj, kunlabore kun la Esperanto-organizaĵoj el interesitaj, precipe najbaraj landoj.
La prezidanto de ILEI siaflanke transprenis la respondecon entre-
preni ĉiujn necesajn antaŭpreparojn por sukcesigi tian konferencon
kun la ŝtatoj kie ekzistas objektivaj kaj subjektivaj eblecoj.
Sekve de la diskutadoj, rezonadoj, konkludoj, decidoj, kaj rezolu-
cio estas nun postulata de estraro kaj sekcioj de ILEI:
1. La Ligo bezonas klaran bildon pri la sistemo de fremdlingva instruado kunlige kun la ceteraj studobjektoj — laŭeble tabelare,
2. tre gravas semajna horarplano kiu inkluzivas la unuopajn fakojn, jen por la 3-a kaj 4-a klasoj,
3. sciigu vian proponon kiel enhorarigi Esperanton kiel bazan lingvon,
4. kiu instruas Esperanton en la elementa klaso, sendu sian laborprogramon inkluzive la amplekson de la vortmaterialo (celante aktivan kaj pasivan konojn),
5. kiu instruas al aliaj ŝtupoj, faru la samon (la materialo estos en la sekvo bezonata).
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—52
Bonvolu nun bone atenti! — La vicministro pri edukado kaj lernejoj, s-ro F. Pivec, estas preta ne nur akcepti la materialon sed ankaŭ transpreni kunordigan rolon kaj prezenti nian laboron al siaj ministraj kolegoj de la aliaj jugoslaviaj respublikoj.
La laborvico: Sendu vian materialon al la prezidanio de ILEI. Li kompilos ĝin. Poste d-ro Zlatnar tradukos ĉion en slovenan lingvon kaj post preparado transdonos la rezultaĵon al la ministro.
Plej malfrue ĝis Kristnasko tiu ĉi parto de nia laboro devas esti finita. Sed amaraj spertoj ĝis nun dubigas min, ĉu ni kapablos fari paŝon antaŭen. Tamen jam tri sekcioj plenumis siajn taskojn: la franca, sveda, kaj germana.
Ĝeneralaj kaj konstantaj laboroj i
l. La sekcioj preparu duonjaran raporton al siaj ministerioj pri la aktivecoj en la lernejoj, apogante sin sur la Unesko-Rezolucio de 1954: “Notas, ke pluraj ŝtatoj-membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas ĉiujn ŝtatojnmembrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo.”
2. Preparu planon por analiza observado de Esperanto-instruado en lernejoj por ĝia progresiva kaj konstanta evoluo.
3. Al la redakcio de IPR estu sendataj raportaj, analizaj kaj informaj kontribuaĵoj por ĝia plua aktualigo kaj pli ofta eldonado.
Ĝis la jubilea jaro: l. Prezento de internacia instruprogramo por ĉiuj lernejaj ŝtupoj laŭ jena skemo: a) vortamplekso; b) lingvaj/gramatikaj elementoj kaj strukturoj; c) lingvaj aplikadoj kaj -kontaktoj, abundaj legaĵoj inkluzive metodikaj/didaktikaj indikoj kun instruceloj kaj kulturaj aspektoj; Internacia konkurso: verkistoj-instruistoj skribu legaĵojn por infanoj kaj gelernantoj; 3. Lertaj geinstruistoj prezentu siajn instruilajn modelojn; 4. Prepari kaj ebligi al kvin infanoj/junuloj el sia lando partopreni al Internacia Lerneja Semajno en Gresillon dum la paska tempo 1987.
to
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—53
— paĝo 5 de la PDF —
Rilatoj inter UEA kaj ILEI: Ĉar ili estas en plena distordeco, ILEI nun provos ordigi la rilatojn. preparante komunan programon. klare dividi la diversajn taskojn inter ILEI, UEA kaj TEJO. Por diskuti ĉiujn demandojn. ILEI jam nun invitas al komuna estrarkunsido por la bono de Esperanto.
PERKOMPUTILA INSTRUADO
«Internacia Komputado» (kvaronjara revuo por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri komputado, ĉu hobie, ĉu profesie), aperigos tematikan numeron pri utiligo de komputiloj en la lernado, instruado. La tiutemajn artikolojn bonvolu sendi laŭeble ĝis jarfino, sed maksimume ĝis la 3la de januaro 1985 al la redakcio: Komputista Grupo de HEA, H-1368 Budapest, Pf. 193, Hungario. Same tiu adreso liveras senpagan provekzempleron por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ĝi.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—54
Sugestopedio
El «Bulteno de la Amerika Asocio de E-instruistoj» (Aprilo 1984)
Lastan novembron okazis en Halasztelek, Hungario, superintesa kvin-taga kurso uzanta la metodon «sugestopedio» de la bulgara doktoro Georgi Lozanov. Partoprenis 40 gelernantoj. Jen kelkaj karakterizoj de la kurso, laŭ unu el la gvidantoj:
Deviga kunloĝado — Studhoroj po 45 minutoj kun 15-minutaj paŭzoj — Tuttaga programo (10 studhoroj tage, kun 118 minutoj da posttagmeza ripozo) — Oni ne uzas tabulon kaj ne ekzistas hejmaj taskoj — Diversaj kaj spertaj instruistoj — Multaj sorĉiloj (anteno, tamburo, bumerango, sloganoj, rostita fiŝo, muziko, kretena lupo, ronkado, papago ktp) — Sistemo de premioj — Neniu rajto malfruiĝi — Ĉiu minuto planita (oni preparadis dum pli ol unu jaro).
Kion oni instruis dum tiuj kvin tagoj? La tutan gramatikon — Minimume mil radikojn — Kompreni rapidan parolon kaj la prononcadon de diversnaciaj esperantistoj — Elformi parolkapablon (plej grava celo) — Esti esperantisto (“verdigo”).
Laŭ la verkisto, ĉi tiu metodo estas influo sur homojn por atingi konkretan celon per volo, kredo, kaj laboro. Estas falsa imago ke la metodo konsistas nur el komfortaj foteloj, mola tapiŝo, kaj trankviliga aŭ eĉ dormiga muziko. Sugestopedio povas funkcii eĉ sen tio.
ILEI tre interesiĝas pri la metodo. Kiu havigos pli detalajn informojn?
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—55
— paĝo 6 de la PDF —
Kultura Centro = Esperantista
ILEI aŭspicias jenajn pedagogiajn aranĝojn kaj rekomendas ilin al siaj gekolegoj: Julio 29 — aŭgusto 3
– Moderna Cseh-metodo: La aŭdvida instruado de Esperanto. Instruos Claude Gacond.
Aŭgusto 12-17
– Moderna Cseh-metodo: La per-teksta instruado de Esperanto. Instruos Claude Gacond.
— Tradukseminario por germanlingvanoj, unua semajno. Instruos Dirk Willkommen.
– Aŭgusto 19-24
– Tradukseminario por germanlingvanoj, dua semajno. Instruos Dirk Willkommen.
– Tradukseminario por franclingvanoj. Instruos Georges Lagrange.
Pedagogiaj Semajnfinoj
Partoprenkostoj: kiel por la Studaj Semajnfinoj. Petu la detalan
informilon.
Februaro 16-17: Moderna Cseh-metodo — La perbilda instruado de Esperanto. Instruos Claude Gacond.
Marto 23-24: Moderna Cseh-metodo — La aŭdvida instruado de Esperanto. Instruos Claude Gacond.
Novembro 16-17: Moderna Cseh-metodo — La per-teksta instruado de Esperanto. Instruos Claude Gacond.
Kontaktadreso: Ĉiujn korespondaĵojn direktu al Kultura Centro Esperantista, poŝtfako 771, rue des Postiers 27, CH-2301 La-Chaux-de-Fonds (Svislando).
Servopretas: Claude Gacond, Stefano Keller, Herbert Mayer, Michel Fresard.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—56
Lerni per «Monato» Stefan Maul
Unu el la plej interesaj revuoj en Esperanto sendube estas «Monato», internacia magazino sendependa. Por ĉiu lerninto de la internacia lingvo, ĝi alportas abundan legaĵon el la internacia vivo, el ĉiuj kampoj de l’ moderna mondo. Ĉi tiu unika magazino estas unika ankaŭ laŭ ĵurnalistikaj kriterioj: aperas en ĝi nur originale en Esperanto verkitaj artikoloj de indiĝenaj aŭtoroj el la diversaj landoj, se temas pri raportoj kaj informoj el iuj landoj. (Tial mi rekomendas al instruistoj, kiuj traktas en lernejo temojn de gazetaro kaj komunikado, ĉe tiu okazo ankaŭ prezenti la alternativon de «Monato». Krome oni bone povas demonstri per «Monato» la eblecojn, kiuj praktike donas internacia lingvo.)
Nu, ĉi tiu prestiĝa revuo alportas utilon me nur al perfektaj esperantistoj. Ankaŭ homoj, kiuj finis kurson, multe povas profiti per «Monato», ĉar legante ĝin ili el-lernas la lingvon, ne tiun de lernolibroj kun limigitaj temoj, sed la ĉiutagan lingvon de politiko, ekonomio, kulturo, tekniko, arto kaj de praktikaj aferoj. «Monato» havas multajn diversajn rubrikojn ĝis kuir-receptoj kaj paĝoj por infanoj, junularo kaj hobio. Kaj nelaste per la ĉiunumera granda kruc-enigmo oni lernas multajn vortojn, kiel konfirmas eĉ longjaraj esperantistoj. d
Matura lingvo
Kontraste al tielnomataj “facilaj revuoj” «Monato» tamen ne havas reduktitan vort-trezoron kaj pro tio ankaŭ ne devas eviti komplikajn kvankam interesajn temojn. Problemo de “facilaj revuoj” estas, ke facile kaj rapide abonanto enuas pro ties limigita enhavo (simile kiel ĉe lernolibro). Per «Monato» oni povas paŝon post paŝo progresi per kompleta revuo kun kompletaj enhavo kaj lingvo, do vere matura lingvo. Jam la komencinto trovas interesajn erojn ne tro longajn, la progresinto baldaŭ atakos pli ampleksajn artikolojn
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—57
— paĝo 7 de la PDF —
kaj kiel maturiĝinto tamen ne devos ŝanĝi la revuon, ja li evoluos kun la lingvo-evoluo, kiun spegulas «Monato» kiel neniu alia revuo.
Cetere, la lingvo de «Monato» ne estas vere komplika aŭ malfacila — komplikaj foje estas temoj. Sed en enketo ne malpli ol 18 90 de l’ abonantoj diris, ke la lingvaĵo de «Monato» estas facila! Atestas tion ankaŭ la fakto, ke por ekzamenoj pri lingva kapableco oni ofte uzas tekstojn el «Monato».
Aktuala kurs-materialo
Se oni do sendube povas bonege ellerni la lingvon individue per «Monato», kial ne ankaŭ uzi ĝin por kursoj? Multaj kursgvidantoj jam faras tion, kun tre bonaj spertoj. Estas ja evidente, ke en ĉiu numero de «Monato» troviĝas abunda interesa, aktuala ekzercomaterialo. Oni povas uzi ĝin en multaj manieroj: traduki, referi, diskuti artikolojn; kune plenigi krucenigmon; igi du personojn legi intervjuon, rolante kiel ĵurnalisto kaj intervjuato, dum la aliaj aŭskultas (kaj poste re-raportas); skribi leteron al la redakcio pri iu artikolo; fari ludon prezentitan en la rubriko por infanoj aŭ hobio — ktp. Bona instruisto kaj kursestro facile trovas multajn eblecojn, utiligi la magazinon.
Ne en ĉiuj kazoj necesas, ke ĉiuj kursanoj mem havu la revuon, kvankam jam establiĝis rondoj, kiuj aparte -okupas sin per «Monato». Minimume tamen ĉiu kursgvidanto konatigu siajn kursanojn dum kaj fine de elementa kurso kun «Monato», ekzemple donacante al ĉiu kursfine malnovan ekzempleron. Se vi donas ateston kun notoj, eble premio por la plej bona kursano povas esti Jarabono al «Monato».
Ideala lern-materialo «Monato» kompreneble estas por progresigaj kursoj. Tamen por tio ne uzu malnovajn, sed aktualajn numerojn. (Por tiaj kursoj, cetere, la eldonejo donas konsiderindajn rabatojn. Petu informojn pri tio ĉe: «Monato», Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen.) ;
Ili forkuras…
Ni ĉiuj konas la kutiman plendon: kurso finita, ĉio finita. La kursanoj forkuras kaj rapide perdas intereson pri Esperanto, ĉar nur tre malmultaj ŝatas membriĝi en klubo aŭ asocio; ili ne volas movad-
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—58
mi. Ili lernas la lingvon ja por utiligi ĝin, kaj se post kurso ili ne trovas utilon, ili forlasas la movadon kaj Esperanton. Ankaŭ ĉi-rilate «Monato» estas bona helpo: ĝi ne estas movada revuo, sed ĉiutema aktuala magazino, kiu utilas al homoj kun intereso pri internaciaj aferoj. Nĉ malofte la redakcio ricevas leterojn, per kiuj abonantoj komunikas: “Dank’al «Monato» mi revenis al Esperanto”. Kvankam do per «Monato» oni eble ne povas teni homojn en la movado, minimume oni povas teni ilin ĉe Esperanto, kaj tio jam valoras la penon, konigi al ĉiuj kursanoj ĉi tiun magazinon. Ili estos dankaj al kursgvidanto, kiu montras alili vojon, praktike utiligi la lernitan lingvon.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—59
— paĝo 8 de la PDF —
Asemblea Konferenco de ILEI 1985 en Kungalv/Svedio 19-a Konferenco de 22-a ĝis 29-a de Julio
Konforme al la statuto, artikolo 7, mi petas nomi al mi la delegitojn, kiuj formos dum la konferenco la asembleon. Al ĝi apartenas la estraro. La asembleo pridiskutas la laboron faritan de la estraro kaj de la komitato, kaj la proponitajn gvidliniojn por la venonta tri- Jara periodo, … , elektas la estraron.
La ŝlosilo por la konsisto de la Asembleo estas:
– ekde 5 membroj: unu delegito;
— de 6 ĝis 15 membroj: du delegitoj;
— de 16 ĝis 45 membroj: tri delegitoj;
— por ĉiu plia 15 aŭ parto de 15: unu plia delegito.
Sed bonvolu atenti: La bazo por fiksi la nombron de delegitoj estas la pagita kotizo por la antaŭa jaro!
Pretaj por denove kandidatiĝi estas la ĝenerala sekretario, d-ro Mario Dazzini, kaj la estrarano pri financoj, s-ro B. Andreasson. Vakantaj estas la postenoj:
1. de la prezidanto,
2. de la vicprezidanto,
3. de la sekretario.
La estraro proponas kiel vicprezidanton, s-ron Josef Marevie, Jugoslavio, kaj kiel sekretarion s-ron Andres Martin Gonziles, Hispanujo/Malaga.
La prezidanto ne plu kandidatiĝos. Sed oni estu singarda! Laŭ miaj longjaraj spertoj mi konsilas proponi kandidaton por la prezidanteco, kiu ĝuas ankaŭ la konfidon de niaj (iamaj) socialismaj sekcioj kiel ekz. la UEA-estrarano pri kulturo kaj edukado, la gvidanto de la pedagogia komisiono. Kaj ŝi aŭ li estus plene indiferenta rilate la eventojn de 1974!
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—60
|
Mi atendas nomojn de delegitoj kaj proponojn ĝis la unua de Februaro 1985. Ĉiu membro de ILEI posedas la rajton kandidatiĝi, sed prefere oni interkonsentu kun sia sekcio. H. Sonnabend
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—61
— paĝo 9 de la PDF —
Alloga loko de nia 19-a konferenco
Bertil Andreasson
Kungilv (Reĝa rivero) estas malgranda sveda urbeto kun proksimume 13 000 enloĝantoj. La urbo situas en la okcidenta parto de Svedujo 25 km norde de Gotenburgo ĉe la rivero Gota alv ĝuste tie, kie la rivero disiĝas en du riverbranĉojn.
La urbo estis laŭ la sagaa literaturo fondita dum la 10-a jarcento kelkajn kilometrojn pli sude de la nuntempa Kungalv. La urbo tiam havis la nomon Kongahilla. Plurfoje la urbo estis ruinigita; i.a. vendaj vikingoj elrabis ĝin en 1135. En 1612 oni translokigis la urbon al la hodiaŭa loko, ĉar tie troviĝis la fortikaĵo Bohus.
Dum la 14-a jarcento la plej suda parto de Norvegujo estis ĝuste ĉi tie kaj la norvega reĝo Hakon la 5-a ordonis la konstruadon de kastelo kaj fortikaĵo por Kontroli tiun parton de sia lando. Unue oni konstruis la fortikaĵon el ligno, sed meze de la 15-a jarcento la tuto estis anstataŭigita per ŝtonaj konstruaĵoj. La fortikaĵa zono ekster la ringmuregoj kun kanonaj ĉambroj, remparoj kaj kazernoj estas konstruita dum la 16-a jarcento. Oni diras, ke Bohus estis unu el la plej grandaj, plej fortikaj kaj plej masivaj kasteloj de la tuta Nordio.
Dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj la fortikaĵo funkciis kiel loĝejo por reĝaj personoj kaj kiel malliberejo, ankaŭ por reĝaj personoj. Ekde la lasta parto de la 15-a jarcento Danlando reĝis super Norvegujo kaj tiam la danoj estiĝis posedantoj de la kastelo Bohus. La fortikaĵo estis sieĝita 14 fojojn sed neniam konkerita.
“Inter Danlando kaj Svedujo okazis multaj bataloj dum la 17-a jarcento. Speciale dum la nordia sepjara milito 1563-1570 la fortikaĵo plurfoje estis sieĝita de svedoj. La fino de la multaj bataloj inter svedoj kaj danoj estis la paciĝo de Roskilde en 1658, kiam Svedujo
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—198462
de Danlando ricevis grandajn landpartojn kaj i.a. la fortikaĵon de Bohus. Post tiu tempo la kastelo restis sveda.
Dum la sveda periodo la fortikaĵo funkciis kiel garnizonejo kaj malliberejo por krimuloj kaj militkaptitoj. La kastelo ne plu situis ĉe la landlimo kaj ĝia graveco malkreskis. La kastelo komencis ruiniĝi. En 1786 la garnizono translokiĝis al nova ejo kaj la kastelo ankaŭ ĉesis kiel malliberejo, kaj dum la preskaŭ 200 sekvantaj jaroj la fortikaĵo ruiniĝis. Hodiaŭ restas nur partoj de la iama impona kastelo kaj el kvar turoj restas nur unu, Fars hatt (La ĉapelo de patro), sed la restaĵoj estas multe vizitataj kaj estas bela memoraĵo de la nordia historio.
Al tiu loko oni translokigis la urbon Kungalv dum la 17-a jarcento. Kaŭze de la mallarĝa spaco inter la rivero kaj la monto Fontin, la urbo disvastiĝis laŭlonge de nur unu strato, la Vĝstra gatan (okcidenta strato). Centro de la urbo fariĝis la Granda Placo kun la preĝejo, la urbodomo kaj la gastigejo.
Dum la 18-a jarcento, kiam la fortikaĵo de Bohus perdis sian gravecon kaj la soldatoj translokiĝis, tiam la urbo ankaŭ perdis sian gravecon. La komercistoj anstataŭe ekloĝis en la kreskanta havenurbo Gotenburgo. Restis preskaŭ nur terkulturistoj kiuj flanke de sia ĉefa profesio ankaŭ estis metiistoj kaj komercistoj. Meze de la 18-a Jarcento Kungalv havis jam nur 500 enloĝantojn. La urbo dormadis dum pli ol 100 jaroj, kaj dum la 19-a jarcento Kungalv estis vera idilio. Oni eksportis ĉefe grenon, lignaĵon kaj brikojn. La urbo malrapide kreskis. Je la fino de la 19-a jarcento la industrioj venis al Kungalv. En 1876 oni komencis produkti vitron kaj en 1888 nova fabriko grandskale ekbakis kekson, kaj daŭrigas ankoraŭ aktuale. Sekvis aliaj industrioj. La urbo kreskis kaj en 1920 ĝi nombris 2 000 enloĝantojn.
La loĝospaco plu ne sufiĉis por ĉiuj kaj la centro de la urbo estis translokata okcidenten. Dank’al tio la malnovaj lignaj domoj ankoraŭ situas neŝanĝitaj laŭlonge de la Vistra gatan kaj ĉe la Granda Placo kaj havigas al la urbo specialan kaj unikan ĉarmon.
Sur la monteto de Fontin nun troviĝas la Nordia popolaltlernejo. Ĝi estas fondita en la jaro 1947 kaj havas nordiajn geinstruistaron kaj gelernantaron. La estraro de la lernejo konsistas el personoj de ĉiuj
IPR- Internacia Pedagogia Revuo—1984—63
— paĝo 10 de la PDF —
nordiaj landoj, i.a. la nordiaj konsuloj en Gotenburgo. En tiu ĉi bele lokita kaj taŭga lernejo okazos la 19-a Internacia Konferenco de ILEI, de la 22-a ĝis la 29-a de julio 1985. La lernejo havas bonajn konferencajn salonojn, belan manĝejon kaj komfortajn apartajn loĝdomojn sur la monteto.
Kungalv hodiaŭ disponas bonajn aŭtobusajn trafikligojn kun Gotenburgo. Rapida kaj larĝa aŭtoŝoseo kunligas la du urbojn. Al Gotenburgo oni facile vojaĝas per trajno, aviadilo aŭ ŝipo el la tuta mondo.
Do: bonvenon en Kungilv 1985!
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—064
Esperanto en la sistemo de fremdlingva instruado Helmut Sonnabend
(Parolado okaze de la 18-a konferenco de ILEI)
Du informojn mi deziras meti je la komenco de miaj eksplikoj:
1. Ĉirkaŭ 20 000 infanoj en Germanujo lernas Esperanton. Ili estas instruataj de 630 instruistoj.
2. 5 429 infanoj en Jugoslavio lernas Esperanton en 171 lernejoj. Ambaŭ informoj apartenas al du epokoj de la preskaŭ centjara historio de Esperanto.
La unua informo estas el la jaro 1922 kaj la duan ni datigu por la lerneja jaro 1959/1960. Aldone estas menciinde, ke la nombro estas entenata en samjara enketo. Sendube via lando rangis je la pinto. 27 landoj estis siatempe respondintaj. 26 aliaj landoj informis pri 7 708 gelernantoj en entute 175 lernejoj. La komparo laŭ procentoj montras pli klaran bildon: 41,3 $o de la infanoj el 49,49 99 de la enketitaj lernejoj apartenis al Jugoslavio. Ĉi-loke permesu al mi malgrandan imagan citaĵon kaj tuj poste iamanieran tipan sintenon de instruista unuiĝo en Germanio.
La citaĵo: “«Jes, la cirkonstancoj ŝanĝiĝis», diris la diablo, kiam li devis raport: pri la malkreskado de Esperanto-instruado en la lernejoj.”
Nun la tipa sinteno. Sub la surskribo «Ĉeflernejo aŭ reveno al Popollernejo», la raportanto de iu fakĵurnalo skribis: “Okaze de “Angla lingvo-fakkunveno” de la bavara geinstruista unuiĝo je la 24,3.1984 en Nurnbergo la 150 delegitoj postulis ankaŭ por la bavaraj ĉeflernejoj la instruadon de la angla lingvo kiel devigan fakon en ĉiuj lernejaj ŝtupoj. Akre kritikis la reprezentantoj el scienco kaj pedagogio la redukton de la angla lingvo al nuraj elekto-devofakoj. La reputacio de la ĉeflernejo kiel ĝenerala klerige plu-
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—65
— paĝo 11 de la PDF —
kondukanta lernejo staros aŭ falos kun la rekono/nerekono de la angla lingvo kiel fundamenta fremdlingvo por ĉiuj gelernantoj. En plena konscio pri la interplektado de vivorilatoj, pri la evoluado de Eŭropa unuiĝa pensado. pri la konstante kreskanta postulita fleksebleco en ĉiuj laborkampoj. estas tial necese. konservadi la anglan lingvon senkompromise, kiel devigan gravan fakon en ĉeflernejoj.”
Momente ni lasu la pli enkondukajn rimarkigojn, sed permesu al mi diri kelkajn personajn vortojn. Estis la jaro 1970, kiam mi dum la paskaj tagoj vizitis Maribor. Tie okazis la Tria Kunordiga Pedagogia Konferenco. Siatempe mi estis vicprezidanto de ILEI kaj mi deziris studi viajn labormetodojn por organizi kvinlandan lernejan eksperimenton. Sekvis pluraj ĉiujaraj konferencoj en la sama urbo. Viaj metodoj kaj la irado de la eksperimento kuraĝigis min, organizi similan eksperimenton en nia regiono.
Via fama tradicio rilate Esperanton forte influis la evoluon de la Lingvo Internacia ne nur en Eŭropo, kaj mi devus nomi multajn bonegajn esperantistojn en Jugoslavio kiuj metis multajn gravajn impulsojn kaj sugestojn. Aparte restas por mi ĉiam tri personoj: Prof. Rudolf Rakuŝa, Ludevik Prebil kaj — feliĉe inter la vivantoj — Peter Zlatnar, de kiu mi ĉiam havas la impreson, ke li estas plensanga pedagogo. Mian sinceran respekton kaj estimon al la jugoslava Esperanto-Movado! Sed ni nun revenu al nia temo. Mi intencas interalie ankaŭ alparoli niajn jugoslavajn neesperantistajn gekolegojn kaj inter ili esence tiujn instruantajn fremdajn lingvojn. Certe estas Esperanto kiel Lingvo Internacia ne ia superflua apendico, detranĉenda por ne ĝeni la sistemon de la fremdlingva instruado. La instruistoj instruantaj Esperanton ne nur deziras kunlaboron, sed ankaŭ krci tian interkonsenton utilan por la fremdlingva irstruado. Ni ne intencas iel malgrandetigi laboron kaj sukcesojn de la moderna fremdlingva instruado sed ni plene kongruas kun ties celoj ebligi lingvan komunikadon inter la homoj. Jam Esperanto estas instruata de gekolegoj ankaŭ instruantaj fremdajn lingvojn. Tamen, por skizi iom pli klaran bildon pri la evoluo de Esperanto, mi nomas kelkajn gravajn historiajn eventojn.
Prezentite en 1887, ĝi tre rapide disvastiĝis — mi nur memorigas vin pri la 20 000 infanoj en Germanio, lernintaj Esperanton. Jam en
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—60
1922 la Pedagogia Internacia Konferenco estis kunvokita en Ĝenevo. Ĝi okazis de la 18-a de Aprilo ĝis la 20-a en la palaco de la Ligo de Nacioj. Partoprenis cento da instruistoj. lernejestroj el 28 landoj. partoprenis 16 registaraj reprezentantoj kaj multaj ĵurnalistoj. La konferenco okazis pro pluraj mirindaj fenomenaj eventoj: — La unua lernolibro pri Esperanto estis eldonita de ĝia aŭtoro, d-ro Zamenhof. Ĝi estis nur 40-paĝa broŝureto kun aldonita vortaro kaj aparta ekzercaro. Ili kune fariĝis la netuŝebla fundamento de la Lingvo Internacia.
— Seni volas, ni donu por tio la respondecon al la rusa cenzuro, kiu
donis precize je la 21.5.1887 la permeson aperigi la libreton. Jam ĝis Decembro 1887 aperis pola, franca, germana eldonoj.
— En 1889 la adresaro jam enhavis mil nomojr.
— En 1905 okazis la unua kongreso de Esperanto en Boulogne-sur- Mer. Ni lasu flanken la sentojn kaj kortuŝitecojn kiuj trafluis la homojn, kiam ili ekspertis, ke ili komprenas unu la alian.
— Pasis 25 jaroj kaj oni festis la arĝentan jubileon de la Lingvo Internacia en Krakovo. Estis la jaro 1912. En Aŭgusto 1912 la Centra Oficejo registris 1 837 esperantajn librojn, interalie 316 tradukaĵojn, 78 originalojn literaturajn kaj 29 antologiojn; klasigitaj estis 115 sciencaj temoj, 114 vortaroj kaj 456 lernolibroj en 31 lingvoj. Observantoj taksis ĉirkaŭ 40 000 parolantojn de Esperanto. La multaj faktoj impresis profunde la konferencon kaj observantojn kaj jam en la tria kunveno leviĝis unu el la plej famaj kaj ĝis hodiaŭ kun konstanta reguleco revenanta demando:
Ĉu Esperanto influas la lernadon de fremdaj lingvoj?
Kaj jen ni aŭdu kaj aŭskultu la unuan aŭtentan raporton de d-rino Alexander Fisher, lernejestrino en Bishop Auckland. Kaj jen ankaŭ rimarkinda konstato: estis la Brita Registaro, kiu subvenciis eksperimenton. Citaĵo el Historio de Esperanto de Edmond Privat: “Oni elektis du paralelajn klasojn de knabinoj dekdujaraj A kaj B. Dum la unua jaro oni instruis Esperanton al klaso A kaj la francan lingvon al klaso B. Dum la dua jaro, A komcenis lerni la francan, kaj B daŭrigis ĝin. Dum la tria jaro ambaŭ estis kunigitaj en unu. Kio okazis nun? La lernintinoj de A superis la klason en franca lingvo, kvankam tiu ĉi lernis tri jarojn anstataŭ du.” Kial? Privat
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—198467
— paĝo 12 de la PDF —
mencias konatan pedagogian regulon: de simplo al malsimplo. Lerni Esperanton estas pli facile ol lerni la francan. Do. unue lerni Esperanton kaj poste, je granda profito. la francan. Aplikebla por ĉiuj fremdaj lingvoj!
Se vi konsentas, ni konstatu ke Esperanto ne foruzas tempon. sed tute kontraŭe gajnigas tempon. kaj ankaŭ ke Esperanto signife helpas solvi didaktikajn kaj metodikajn demandojn.
En la senco de mia temo mi notas du plusajn punktojn favore al Esperanto en la sistemo de fremdlingva instruado! Ĉiu pedagogo pri lingvoinstruado scias, ke infanoj bone regantaj la propran gecpatran lingvon ĉiam pli facile lernas fremdajn lingvojn ol iliaj kamaradoj havantaj kelkajn problemojn. Do, ankaŭ la demando unu tagon antaŭe starigita en la sama konferenco, tuŝas fremdajn lingvojn: “Cu la instruado de Esperanto iel influas la lernadon de la gepatra lingvo?” La spertintoj sen hezito jesadis la demandon. Ili konstatis ke ĝuste la regula, logika konstruo kutimigas la infanojn al gramatikaj komparoj: la sufiksoj helpas al tio, ĉar ili faciligas la klarigon de la sinonimoj, le elekton de la ĝusta vorto. Esperanto mem estas la fonetika kurso kaj utilas al la elparolo kaj ortografio. Jen alia profito por la instruado de fremdaj lingvoj.
Pasis ekde tiam multaj jaroj, la dua mondmilito ŝajne sufokis la ideon de Lingvo Internacia. Ni konas la lukton kiu gvidis al la internacia rekono de Esperanto en la jaro 1954 en Montevideo, kiam prof. Lapenna konvinkis la plimulton de la ĝenerala kunveno de Unesko. Mi citas unu frazon el la tiama rezolucio: “Notas. ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo.”
Tri jarojn poste diris d-ro Zlatnar en unu prelego: “Ne vidi en ĉio ĉi bazan idee edukan programon en nia movado kaj grandegan firmiĝon de Esperanto en internacia socia vivo kaj kreskantan rolon de Esperanto kiel socia faktoro, signifas ne vidi la pozicion de Esperanto en la momento favore maturiĝanta. Ni renkontis kaj renkontas survoje potencajn, influajn kaj same fervorajn aliancanojn. Ni akordigu niajn planojn laŭ komuna programo kaj dividu la taskojn laŭ unuopaj sektoroj de socia vivo kun plena konfido kaj kun plena
IPR-lInternacia Pedagogia Revuo— 1984—68
respondeco.” Kaj li samtempe avertis: “Neglektante ilin. ni ne
povas pretendi. ke ili respektu nin!”
Loko kaj preciza tempo de tiuj ĉi vortoj estis la Somera Pedagogia
Semajno de 26-a Julio ĝis 1-a Aŭgusto 1957 en Kranjska Gora. La
temo de d-ro Zlatnar estis “Edukaj celadoj en instruado de
Esperanto en lernejoj.” Nomoj kiel Rakuŝa, Rotkviĉ. Neergaard,
kaj Vukmanoviĉ desegnis esperplenan estontecon de la Lingvo
Internacia.
La serena agordo ankaŭ esprimiĝis per Petar Vukmanoviĉ: ~La
internacia lingvo Esperanto estas instruata en multaj lernejoj en nia
lando. La nombro de tiuj lernejoj konstante kreskas. Ankaŭ
kreskas la nombro da spertaj geinstruistoj kaj nombro da gelern-
antoj kiuj lernas Esperanton.”
Tamen ankaŭ prof. d-ro Rakuŝa klare akcentis: “Esperanto neniel
volas forigi la lernadon de iu ajn fremda lingvo en iu ajn lernejo, ĉar
Esperanto havas tute aliajn celojn. Ĝi povas esti nur amiko de
fremdlingva instruado. Nin interesas la rolo de Esperanto en la
kadro dc ĉiuj lernejaj problemoj: kiel baza lingvo; kiel kompletiga
lingvo; kiel sola fremda lingvo.”
Ni retrovidu al la konferenco de 1922, kiam la angla direktorino
raportis pri la kompara instruado, jen estis jam tre frue konstatite la
rolo de Esperanto, kaj la formulado de Rakuŝa memorigas nin pri
la ter mino “orientiga lingvo”. Baza Lingvo estas por mi pli trafa kaj
klara:
= la infano lernas kompare al la propra lingvo ĝeneralan gramatikon,
– jam lernas multajn internaciajn vortojn,
— samtempe pliprofundiĝas en la gepatran lingvon,
— la infano kutimiĝas al logika pensado,
— la infano ekvivas la kuraĝigan senton jam paroli fremdan lingvon kaj ni vidu la eminentan intelektan valoron.
Por la baza kurso sufiĉas du jaroj, dum la unua jaro oni apliku la
rektan kaj poste la miksitan metodon.
Kolegoj ricevantaj tiajn preparitajn klasojn povos gratuli sin: la
vojo al fremdaj lingvoj estas libera. Eble per granda klopodo mi
povas malfiksi la SŜraŭbon uzante miajn fingrojn, sed se mi uzos
Sraŭbtenilon mi certe rimarkos la diferencon.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—69
— paĝo 13 de la PDF —
Ni sekvu Rakuŝa pri la kompletiga speco de Esperanto:
— la praktika aplikado de la nun instruata fremdlingvo kuŝas ankoraŭ en fora estonteco, dum
— la nun freŝa kono (pasiva aŭ aktiva) estas tuj aplikebla, nun posedas la infano la ŝlosilon por malfermi la tutan mondon,
— kia surprizo en la lernejo kiam alvenas freŝdataj maloftaĵoj por la geografia instruado,
— nun la infano povas senhonte skribi kaj paroii, ne timante terurajn erarojn; sed Rakuŝa avertas ke
— estas unu malfacilaĵo: la lingva nivelo de la infano. Kaj mi citas laŭvorte: “Esperanto kiel kompletiga lingvo de la instruata mondlingvo devas havi jam uzeblan nivelon de pasiva kaj aktiva scioj, certe ne iun altnivelan Esperanton, sed simplan, fundamentan Esperanton. Mankas al ni sufiĉaj spertoj, ĉu la instruado de Esperanto kiel baza lingvo donas la necesan lingvan scion.”
Kaj li dubas: Verŝajne ne. El la hodiaŭo mi persone aldonas: Li pravas, sed ni ne kulpigu la Esperanto-instruiston. Tiu ja restas nur privata persono kaj mankas la oficialigo de Esperanto!
La plimulto de la lernantaro ne daŭrigas la studadon de la fremda lingvo. Jen povus fariĝi Esperanto la sola fremda lingvo, ĉar la fragmenta scio de la lernita mondlingvo baldaŭ perdiĝas. Mi modifas iomete la dirojn de Rakuŝa tiurilate. La klasifikon en iu mondlingvo rajtigas la lernanton fari tion kaj tion. Oni ebligu ankaŭ la klasifikon de Esperanto, por havi poste la samajn kondiĉojn por fari tion kaj tion. Kaj mi emfazas, ke lingvaj instruistoj estas pedagogoj, kaj ili laboru kune je la bono de la infano, neniam dise, aliflanke ili estus efektive ne bonaj pedagogoj. La mondlingvoj estas bezonataj: lertaj sciantoj kaj parolantoj scias kial, sed same la Lingvo Internacia estas bezonata, lertaj sciantoj kaj parolantoj same scias kial. :
Tamen, ni uzantoj de la Lingvo Internacia ne tro multe atendu de la oficialaj instancoj. Afabla kapjeso de iu politikisto ne multe helpas kaj ĝenerale dirite: politikistoj ne lernas Esperanton — almenaŭ ne en Germanio. Tamen mi devas esprimi mian respekton al viaj pedagogiaj instancoj. La 17-a de Aprilo la estraro de ILEI vizitis en Ljubljana la Ministerion pri Edukado, fako «instruado de fremdaj lingvoj en ta elementaj lernejoj». La inspektoro, s-ro Peter Vinkler
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—70
respondecas la kadron de la nuntempa instruado de fremdaj lingvoj en Slovenio ekde la elementaj ĝis la superaj lernejoj, kaj Direktorino Sinjorino Selithar detale donis informojn pri la fakultativa instruado de fremdaj lingvoj en elementaj lernejoj. Ni ankaŭ ricevis kajeran programon en kiu estas indikataj fremdaj lingvoj — inter ili Esperanto — libervole instrueblaj. Jam pretiĝis ampleksa programo por mezlernejoj — sur libervola bazo. Min persone neniam ĝerius la libervola bazo, se la samo validus por ĉiuj fremdaj lingvoj! Mi esprimas mian sinceran respekton, ĉar ĉe ni ne ekzistas tiaj programoj favore al Esperanto, kvankam teorie ni povas sub similaj kondiĉoj instrui ĝin sur ĉiuj lernejaj ŝtupoj. Sed oficiale enkonduki Esperanton cstas por ĉiu Ŝtata instanco ankoraŭ tro granda risko.
Via altesi mata prezidento Tito je sia vivtempo avertis: La eniro de Esperanto en la lernejojn dependas de la premo de malsupre. Kio estas “de malsupre”? Sendube de la gepatroj kaj gelernantoj. Kiel forta estas tiu premo? Ĉu ili sentas la neceson de Esperanto en la lernejoj? Ĉu ie kaj iam gepatraro kaj gelernantaro energie postulis la enkondukon de Esperanto?
Via tre fama pedagogia konferenco sub la aŭspicio de Jugoslavia Nacia Unesko-komisiono okazis antaŭ 27 jaroj. Pluraj centmiloj da horoj estis ekde tiam denove investitaj en la laboron por la Lingvo Internacia. Dekmiloj da studhoroj estas donitaj. Gravaj lernejaj eksperimentoj okazis. Multaj novaj Esperanton parolantaj homoj aldoniĝis al nia strebado. Lingvo de netaksebla valoro estas en niaj cerboj kaj koroj. Lingvo kiu estas pli ol nur lingvo. Laŭ mia kono de Esperanto, de ĝia lingvistika strukturo kaj de ĝia evoluado dum preskaŭ cent jaroj, estas ne plu necese ke la Lingvo Internacia daŭre kaj konstante pruvu al si mem ke ĝi valoras, ke ĝi estas uzebla kaj bezonata! Ke ĝi estas lingvo! Kiu ankoraŭ dubas, tiu esploru mem!
Kaj ni, geinstruistoj, kiuj praktike aplikas Esperanton, ni ĉesu konstante serĉi novajn argumentojn. Ili ne plu estas novaj. Ili jam estis dum la centjara historio de Esperanto de iu ie kaj iam diritaj. Ni nun konkrete agu kaj provu atingi nian celon. Ni iru ĉiujn eblajn vojojn, ĉu politikajn, sociajn, sciencajn, publikaĵajn, ktp. Sed, kiel jam dirite: Neniuj lingvoj estas rezigneblaj, ni bezonas ĉiujn. La kono de grandaj mondlingvoj estas el la plej diversaj kaŭzoj necesa
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—71
— paĝo 14 de la PDF —
kaj bezonata. Tamen. ili ĉiuj havas unu malavantaĝon. Ĥi ĉiuj estas dependaj kaj ligitaj al siaj landoj. ŝtatoj, regionoj kaj de ili parolantaj homoj. Pro tio ni ja ankaŭ alkutimiĝis lerni nur tiujn, de kiuj ni havas la plej grandan profiton. ”
Sed neniu elektita mondlingvo plene kontentigas nin. Ekzemple la angla lingvo; ĝi havas vastan terenon kaj multajn parolantojn. Tute egale kiom da lingvoj mi lernas, ĉiam restas komunikaj truoj. En oftaj okazoj kaj situacioj mi ne havas la ĝustan lingvon je la dispono. Por plibonigi la lingvajn komunikeblecojn ni proponas al ĉiuj ” instru- kaj edukaj instancoj — ĉie en la mondo kaj en ĉieaj lernejoj — Jenan fremdlingvan lernsistemon, kaj mi prezentas ĝin per tute simplaj, kompreneblaj vortoj:
U
=
3
4.
LA
Post dujara vizitado de la lernejo, la infanoj eklernas dum du jaroj la Internacian Lingvon — devige — semajne po du horoj. Post la kvara jaro, la infanoj komencas lerni unu aŭ du lingvojn kiuj gravas por la mondparto en kiu ili vivas.
Por ke la lernita Internacia Lingvo ne perdiĝu en la cerboj de la infanoj, ĝi paralele akompanu la fremdlingvan instruadon, kiel kompletiga lingvo.
Devas esti eble, ke Esperanto restu la unu sola lingvo, se poste en profesia vivo iu granda lingvo ne estas bezonata.
Geinstruistoj bezonataj por Esperanto estu edukitaj en universitatoj!
Tio estas la serioza kaj sincera rekomendo de la Internacia Instruistaro, kiu vidus en la oficialigo de Esperanto tute normalan aspekton en la sistemo de fremdlingva iristruado.
Neniu perdus pro tio sian panon, sian laborlokca, sian prestiĝon. Tute kontraŭe! Esperanto ja jam antaŭe forprenas dec niaj lingvaj gekolegoj multajn didaktikajn kaj metodikajn zorgojn. Ni kune solvu la problemojn kiuj estas ligitaj al la fremdlingva instruado. Ni komune kaj kolegare agu por konvinki gepatrojn, gelernantojn, politikistojn. Tiam ankaŭ ni helpos niajn lernejajn instancojn plibonigi la nunan sistemon. ĝu
IPR-Internacia Pedagogia Revuo—1984—72
Aŭstralujo Aŭstrujo
Belgujo Brazilo
Bulgarujo Danujo Finnujo Francujo F. R. Germanujo: Grekujo Hispanujo Hungarujo Irano
Israelo
Italujo Japanujo Jugoslavio Luksemburgo Malagasujo Malto Nederlando Nordameriko Norvegujo
Nov-Zelando Polujo
Portugalio Sanmarino Sovetujo
Sud-Afriko Sudakoreujo Svedujo Venezuelo
Cefi oslovakujo Cinujo Germana D. R. Kubo Singapuro Zairujo
SEKCIESTROJ DE LA LIGO
: Annie Spencer, 323 Belmont.Rd., Tingalpa. Q-4173. | A . : Mag. Karl Hirmann (estro de SAEI-Societo de Aŭstriaj Esperanto-Instruistoj)
Rannachstr. 3 A-8046 Graz.
: Marc Demonty – Avenue des Missionnaires 39/B5 B-1080 Brussel. : Elvira Fontes, C. P. 5888, Sao Paulo.
: Marin Bacev, Postkesto 1054, Sofio. ]
: Lis Thune, Brembairvanget 15, DK-2650 Hvidovre.
: Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82.
: Fredĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont.
Ruff Karin, Pappelweg 22, D-315 Peine.
K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, strato Pyrou 28, Ateno (506). Andrĉs Martin Gonzales, Armengual de la Mota, 33, E-2, 49D, Malaga-7 Zsuzsa Barcsay, Bem rkp.25/b,H-1011 Budapest
M. Saghafian Apt. 7N.34 241h Street. Kuj Nasr Avenue, Teheran 14488 Josef Murĵan, p.c.k. 1289, IL61012, Tel Aviv.
: Catina Dazzini, C. P. 22, i-54100 Massa, pĉk 11244548.
: Fusakugu Kido, Gamon Higashi 6-51, Kosigaja Saitama 343.
: Miodgrad Stojanoviĉ, Omladinakih Brigada 49/111/31, YU-1 1070 Novi Beograd. : Robert Hoeneger, 4 rue des Charbons, Esch sur Alzette.
: Eugene Raveloson, B. P. 1663 – 101, Antananarivo
: Anthony Mercieca – 20 Valletta Road – Qormi
: D, Luesken-Burger, Boerhavestraat 82, NL-7316 LH Apeldoorn.
: Arthur Eikenberry, 621 Aurora Ave., Santa Barbara, Ca 93109 USA
: Vidar Olaussen – Fakerlibakken 1 – 3000 Drammen – Norvegio
: Gvenda Sutton, 21 Rama Crescent, Wellington 4. : Mag. Barbara Chmielewska, Pedagogia Komisiono de Pola Esperanto-Asocio,
Ul-Jasna 6, PL 00-013 Warszawa.
: Antonio Manuel Correia Coimbra, Rua Coronel Leitao 20, 1?Esq. Lisboa Marques. : Marina Michelotti, via 25 marzo, 73, I43031 Republica di San Marino. : Johannes Palu, Sĉlme 21, SU-200016 Tallinn, Eesti NSV, Nikolaj Starodubcev,
Poŝtrestante SU-3-340047 Doneck.
: Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1700 Florida Glen.
: So Gil Su — Sodemun P. K. 59, Seŭlo 120.
: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24200 Horby. : Esteban E. Mosonyi, Apartado 5 1500, Chacao, Caracas.
Izolitaj Membroj
: Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26214 Hrimezdice Okr. Pribram. : Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan.
: Till Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Brŭel.
: Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila.
: Hongi Liao, apt. bilk. 14, 2809 H, Eunos Crescent, Singapuro 14. : Antoine-Samuel Ngangu, B. P. 13, Lukala, Nkandu.
— paĝo 15 de la PDF —
Stefan Maul Ĵurnalisto, ĉefredaktoro de “Monato”, FRGermanio
Francisco Mir Fervojisto, Hispanio
Marianne Muller Francio
Feiko Munniksma
Tradukisto kaj ĉefredaktoro de “Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj”, Nederlando
D-ro Istvan Nagy Ekonomiisto, eksredaktoro de “Hungara Esperantisto”, Budapeŝto, Hungario
Prof. D-ro Paul Neergaard, Ak.Sci., Ak.E. Instituto de Sempatologio por Evolulandoj Vicprezidanto de Akademio de Esperanto Membro de Honora Patrona Komitato de UEA Danio
Edward Ockey
Sekretario de Literatura Komitato de SAT Antaŭa redaktoro de The British Esperantist Britio
Oton D. Pancer, D-ro (agr.ek)
Dipl. inĝ. agr., em. Universitata Profesoro (Universitatoj Sarajevo, Zagreb), antaŭa Prezidanto de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino kaj de Kroatio,
Jugoslavio
D-ro F. Pennacchietti Prof. pri Semida Filologio en la Universitato de Torino, Italio
D-ro Klaus Perko
Redaktoro de Internacia Jura Revuo Sekretario de Internacia Esperanto-Asocio
de Juristoj, Vicprezidanto de ICNEM, Aŭstrio
Bertram Potts Verkisto, Nov-Zelando
Teresa Massana Rafols Hispanio
Prof. D-ro Juan Regulo Pĉrez, Ak.Sci., Ak.E. Universitato de La Laguna, Hispanio
Pietro Rizzo Ombudsmano, antaŭa Prefekto, Italio
Reto Rossetti, Ak.E.
Verkisto, antaŭe universitata lekciisto pri pedagogio al diplomitoj, honora membro de UEA Britio
D-rino Kŝthe Rukavina-Danon Kuracisto, FRGermanio
D-rino Adda Sakellaropoulou Dentisto, Grekio
Prof. D-ro Miquel Sancho Izquierdo
Honora Rektoro
Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA Hispanio
Maria Teresa Samsg Fervojisto, Hispanio
Kjell Sellin Lektoro, Universitato de Kopenhago Danio
Vlado Sladeĉek Ĉeĥoslovakio
Helmut Sonnabend Rektoro, Prezidanto de Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj (ILEI), FRGermanio
Czeslaw Stykowski Pollando
Prof. D-ro Istvan Szerdahelyi Docento en Universitato Budapest Honora membro de UEA, Hungario
D-ro Pier Marcello Tacconi Italio
P.H.V. Terwisga Em. kuracisto (internesto), Vlieland, Nederlando
Jean Thierry Prezidanto de Franca Esperanto-Instituto Francio
Lis Thune Ĉefinstruisto, Danio
Jozef Toczyski lama estrarano de UEA Ĉefdelegito de UEA, Pollando
Mag. Birthe Trerup Adjunkto pri muziko en Universitato de Kopenhago, Danio
D-ro Tyburcjusz Tyblewski Adjunkto ĉe Universitato Wroclaw Ĉefredaktoro de “Pola Esperantisto” Pollando
Prof. Gaston Waringhien, Ak.E.
Verkisto, antaŭa Prezidanto de Akademio de
Esperanto, honora membro de UEA, Francio Mag. F. Winkel
Urbestro de la komunumo Noordwijkerhout Nederlando
Peter Zacho
Ĉefinstruisto, estro de “Eldonejo Perspektivo”
Danio
Miro Zavodsky Ĉeĥoslovakio
Sven Ziegler Juĝisto de la Supera Kortumo de Kopenhago Antaŭe Ĝenerala Sekretario de UEA, Danio
D-ro Eugene de Zilah
Profesoro licea pri filozofio
Vicprezidanto de Filozofia Asocio Tutmonda Redaktoro de Simpozio
Francio
DEKLARO
OMAĜE AL PROF. D-RO IVO LAPENNA
La 5-an de novembro 1984 Prof. D-ro Ivo Lapenna fariĝos 75-jara. La 8-an kaj 10-an de decembro 1984 estos la 30-jaraj datrevenoj de la konsultaj rilatoj de UEA kun Unesko kaj de la fama Rezolucio de Unesko favore al Esperanto, du el la multaj grandaj atingoj de lvo Lapenna. E. Malmgren, la tiama prezidanto de UEA, nomis tion “unika servo al nia afero”, kiu neniam estos forgesita, dum Reto Rosetti skribis en Esperanto de januaro 1955: “Ni salutu kun profunda dankosento la genion kaj la titanan energion de nia protagonisto, Profesoro Ivo Lapenna”. Kiel Kooperativo Literatura Foiro ĝuste skribis antaŭ nelonge, la Rezolucio de 1954 “malfermis novan epokon en la historio de Esperanto” kaj rezulte “nia mikrokosmo ekkonis veran renesancon, organizan kaj spiritan, kiu kulminis en la Jubilea Zamenhofa Jaro 1959”, kronita per la decido de Unesko deklari D-ron L.L. Zamenhof “unu el la grandaj personecoj de la homaro” – rezulto de plia klopodo de Ivo Lapenna.
Ekde la fondo de Studenta Esperanto-Klubo en la (Universitato de Zagreb en 1929, nur kelkajn monatojn post la ellerno de Esperanto en 1928, Ivo Lapenna restis intense aktiva sur ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj sferoj de la Esperanto-Movado, tiel ke en 1984 kompletiĝas 55 jaroj de lia seninterrompa, sindona kaj efika laborego por Esperanto. Tio estas pli ol duono de la tuta vivo de nia lingvo.
Esperanto havis kaj ankoraŭ havas grandulojn, sen kies valoraj kontribuaĵoj ĝi neniam estus atinginta la nunajn maturecon kaj disvastigitecon. Tamen, malfacile estas trovebla kazo simila al tiu de Ivo Lapenna, kiu en unusola persono kunigas superajn intelektan multflankecon kaj erudicion, preskaŭ neelĉerpeblajn fizikajn fortojn kaj laborkapablon, neniam ŝanceliĝintan konvinkon pri la grandeco de Esperanto el lingva, socia kaj idea vidpunktoj, eĉ ne en krizaj periodoj, kiel la nuna. Verŝajne neniu post Zamenhof komprenis la signifon kaj potencialojn de Esperanto tiel tutece, kiel li. Ĝuste tio ebligis kaj ebligas al li disvolvi tiom da paralelaj kunligitaj agadoj. La siatempa reekfloro de Esperanto en pluraj landoj kaj la rimarkindaj sukcesoj en la konstruado de la moderna internacia Esperanto-Movado en la jardekoj post la Dua Mondmilito ŝuldiĝas al liaj konceptoj kaj grandparte, en multaj kazoj ekskluzive, al liaj personaj iniciatoj, laboroj kaj realigoj. Aldone al ĉio cetera, per siaj potencaj inspiraj oratoraĵoj kaj erudiciaj prelegoj, kiel ankaŭ per sia unika teoria verko Retoriko, Ivo Lapenna levis la esperantlingvan parolarton al la plej altaj suproj de enhava profundo kaj forma beleco.
— paĝo 16 de la PDF —
Estas bedaŭrinde kaj maltrankvilige por la estonteco de Esperanto, ke tia homo, eĉ multe pli ol la antaŭaj grandaj pioniroj ekde Zamenhof, estas viktimo de multjara kampanjo, celanta bagateligi lian grandiozan verkon, sed fakte malhonoriga por la kelkaj, kiuj ĝin gvidas, kaj tre malutila por Esperanto. Same kiel Prof. G. Waringhien en sia letero de la 17-a de majo 1976 al kelkaj Esperanto-periodaĵoj, kaj uzante liajn vortojn, ni deklaras:
Ni rigardas Prof. Ivo Lapenna kiel la indan postvenanton de tiuj grandaj esperantistoj, kiuj pleje progresigis la Movadon: Bourlet, Hodler kaj Privat; kaj, pli sukcese ol ili, li, dank’al siaj esceptaj kvalitoj de diplomato, organizanto kaj oratoro, altigis UEA ĝis la rango de la rekonitaj organizaĵoj internaciaj. Tial ni profunde indignas kontraŭ la hontinda kampanjo de kalumnioj, per kiu kelkaj oponantoj provis makuli lian honoron kaj subfosi lian prestiĝon.
La brila nomo de Prof. D-ro Ivo Lapenna, internacie rekonita scienculo en sia jura fako kaj ĉie alte respektata, pozitive markas tutan epokon en la historio de Esperanto. Ni dankas al li pro ĉio, kion li faris kaj plu faras por nia afero. Ni plene apogas lian plej novan iniciaton: digne celebri la 100-jaran datrevenon de Esperanto en 1987 per komunaj fortoj de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kaj esperantistoj.
Ni tutkore gratulas al Ivo Lapenna okaze de lia baldaŭa naskiĝtago kaj la pluroblaj datrevenoj. Ni deziras al li multajn pliajn jarojn da sukcesa faka-scienca laboro kaj fruktodonaj poresperantaj agadoj.
La 5-an de novembro 1984
Pektar” RV
Juan Regulo Perez Paul Neer Profesoro d-ro Profesor
Prof. D-ro Cyril John Adcock Universitato de Victoria, Wellington, Aŭstralio
Mogens Rude Andersen Duŝan Adnadj Lerneja vicdirektoro, Danio Redaktoro de “Voĉo de Handikapuloj”, Jugoslavio
D-ro Giordanog Azzi Jorma Ahomiki Inĝeniero, honora membro de UEA, Italio Lernejestro, Finnlando
K. Barkoviĉ “D-ro Andre Albault, Ak.E. Redaktoro de “Sennaciulo”, Francio Prezidanto de Akademio de Esperanto, Francio
N. Barthelmess Prof. D-ro Stefanos Anagnostakis Antaŭa ĉefredaktoro de “Sennaciulo”, Francio Universitato de Thessaloniki Vicprezidanto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj Prof. D-ro Alessandro Bausani, Ak.Sci.
Grekio Universitato de Romo, Italio
Gunther Becker Antaŭa Ĝenerala Sekretario de UEA, FRGermanio
Roger Bernard, Ak.E. Antaŭa Generala Sekretario de Akademio de Esperanto, Francio
D-rino Marjorie Boulton, Ak.E. Verkisto, Britio
Andre Bourdeaux Francio
Chen Yuan
Direktoro kaj ĉefredaktoro de The Commercial Press; Vicprezidanto, The Publishers Association of China; Membro de Chinese Writers’ Association PRĈinio
P. Albino Ciccanti ofm Pastro, Italio
Prof. D-ro Jonas Dagys, Ak.Sci. Ŝtata Universitato de Vilnius, Litovio, Sovet-Unio
R. Dalton Solicitoro, LL.B., F.C.I.Arb. Britio
Prof. Catina Dazzini Italio
Prof. D-ro Mario Dazzini Generala Sekretario de ILEI, Italio
Rafael Devis Fervojisto, Hispanio
W. Downes, Ak.E. Pastro, Britio
Mag. Isaj Dratwer Bakteriologo, Israelo
D-ro Ladislao Dubravszky Hungario
Rŭdiger Eichholz, Ak.E. Eldonisto, Kanado
Prof. D-ro Lionel Elvin
Em. Direktoro de la Instituto pri Edukado de
la Universitato de Londono,
antaŭe Direktoro de la Departemento pri Edukado, Unesko (1950-56), Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, Britio
Prof. D-ro Helmar Frank Universitato de Paderborn Fondinto de Eŭropa Klubo, FRGermanio
Pierre Gaborit Skulptisto kaj pentristo, Danio
Claude Gacond Direktoro de Kultura Centro Esperantista, Svislando
Prof. inĝ. Ivo Godek
Pens. ĉefo de torent-serv., kunfondinto de Studenta (Akademia) Esperanto-Klubo en la Universitato de Zagreb, Jugoslavio
Angel Gonzalez Fervojisto, Hispanio
Irvine Goulding Juĝisto de la Supera Kortumo de Anglio kaj Kimrio, Britio
Marti Guerrero Fervojisto, Hispanio
Prof. D-ro Stojan Ĝuĝev, Ak.E. Vicprezidanto de Akademio de Esperanto, Herder-laŭreato de la Universitato Wien; Bulgario
Salvador Gumŝ Hispanio
Ralph Harry, A.C., C.B.E., Ambasadoro, Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, Aŭstralio
Luis M. Hernandez Yzal Hispana Esperanto-Muzeo, Hispanio
H.W. Holmes. O.B.E.
Iama Vicprezidanto kaj Honora Prezidanto de UEA Britio
D-ro Walter Hube Estro de Internacia Esperanto-Muzeo, Wien, Aŭstrio
D-ro A. Hŭbner Prezidanto de la Aŭstria Societo de Ludwig Wittgenstein, Aŭstrio
D-ro Erik Hog Lektoro pri astronomio en Universitato de Kopenhago, Danio
Clovis Idelon Antaŭa urbestro, Regiona Konsiliano de la Droĉme Francio
Eizo Itoo Prezidanto de EPA de Oomoto, Japanio
Vladimir Kalivoda Ĉeĥoslovakio
Inĝ. J.O. de Kat
Antaŭa scienca ĉefkunlaboranto de la Delfta Teknologia Universitato, Komputilisto Nederlando
Torben Kehlet Eldonejo TK/Stafeto, Belgio
Sirkku Koivu Skulptisto, Finnlando
Nevan Kovaĉiĉ, Dipl.jur. Estrarano de TEJO, Jugoslavio
Hugo Kraus Vicprezidanto de Aŭstria Esperantista Federacio Redaktoro de AERevuo, Aŭstrio
P. Bo Larsen Diplomita ekonomiisto, Danio
Dipl. mat. Heinz Dieter Maas Esploristo en la Universitato de Sarlando Saarbrŭcken, FRGermanio
Prof. D-ro H. Marinov Supera Ŝtata Instituto de Ekonomio kaj Financoj Sviŝtov, Bulgario
— paĝo 17 de la PDF —
19-a Internacia Konferenco de ILEl: 22-29 julio 1985 Loko:
Kungilv, Svedujo. Urbeto 25 km norde de Gotenburgo, en la okcidenta parto de Svedujo. La urbo situas ĉe la rivero Gta ilv, ĝuste tie kie la rivero disiĝas en du branĉoj. La urbo havas ĉirkaŭ 30 000 enloĝantojn.
EsJO:
“La Nordia Popolaltlernejo (Nordiska Folkhogskolan). — Adreso:
Box 1001, S-44 25 Kungalv, Tel. 03093/10945. — La lernejo situas sur
monteto en natura parko. — La lernejo havas:
l. Centran domon kun manĝejo, granda salono, pluraj klasĉambroj, komfortaj komunaj ejoj, lifto, oficejo, bilblioteko k.t.p.
2. Apartajn loĝdomojn. Ĉiu domo havas lokon por 8 personoj. Ciu domo havas unu dulitan ĉambron kaj ses unulitajn ĉambrojn, komunan cjon, kuirejeton, du komunajn necesejojn kun duŝo. La loĝdomoj estas tute modernaj.
3. Bonan parkejon.
Manĝado: Matenmanĝo, lunĉo, vespermanĝo. Kun manĝaĵo vi ricevos akvon aŭ lakton. Vi povas kontraŭ pago ricevi bieron aŭ mineralan akvon. Vino ne estas aĉetebla. — Povas okazi ke ni iun vesperon ricevos kafon. — En la lernejo troviĝas aŭtomata servo por kafo kaj refreŝigaj trinkaĵoj.
Ekskursoj:
Ni intencas organizi ekskurson al la mara insularo boate. Pro tio necesas ke vi montru vian intereson per krucsigno sur la aliĝilo. Ni devas esplori la eblecojn organizi la aferon per boato, alie ni uzos aŭtobuson. Ni ankaŭ ŝatus aranĝi viziton en Gotenburgo.
Vojaĝeblecoj:
Al Gotenburgo vi povas facile veturi per trajno, aviadilo, ŝipo aŭ propra aŭto. Rapida kaj bona aŭtovojo kondukas al Kungalv de Gotenburgo. Inter la du urboj aŭtobusoj plurfoje dum la tago veturas. La haltejo en Gotenburgo estas sur la placo antaŭ la ĉefa stacidomo (Nils Ericsson platsen).
INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ (L.L.E.I.) 19-a Internacia Konferenco Kungilv (Svedujo) — 22-29 julio 1985 (Nordiska Folkhogskolan) — Nordia Popolaltlernejo
E:B.L, I KK. Dazzini, Mario Bertil Andreasson Casella Postale 22 Sodra Rorum pl. 455 1-54100 Massa (Italujo) S-242 00. Horby (Svedujo) : Tel. 0585/41756 Tel. 0415/50152 ALIĜILO
Famili MINIO: :.:………..ŝ. ŝve ver esta NIS: Antaŭnomo: ……..«.:-. ese sse ERAO PTOfESlQ So…» « «ev ove ee cese sve nd4 KU MINN INaskiĝjaro: ………ve sese esr RR UNO, SIAO. …………ŝ-., o.r eu SANAS… eŝ 1 ose .r0e.24». Nro: ….s. el o SN o POŜDAINON OS …………….-.es-.s IMAS: ………ss.Ĵ.sssios„sLobenp voro ka A NU ENDUS: DANŬOIN eee ne eee l AO; Samtempe aliĝas per aparta aliĝilo (edzo,
Bonvolu krucsigni:
[] unulita ĉambro [] vegetarano
[] dulita ĉambro kune kun: ……….eeeeeeeeee eee eee etlllo
Interesas min partopreni:
[] komencantan (preskaŭ) esperantan kurson dum la konferenco
[] tuttagan ekskurson kontraŭ kroma pago (nur esploro,
ne aliĝo).
A ieziroj: A… MAAS …..ŝlŝĈO AAA
— paĝo 18 de la PDF —
KOTIZO (loĝado, manĝado, konferencaj kotizoj): 1700 svedaj kronoj (Ekskursoj estos aparte pagitaj kaj aliĝitaj dum la konferenco).
Mi sendas la aliĝilon al L.K.K. (vidu supren) kaj la kotizon al: Bankkonto numero: 5612 33 031 71
Skandinaviska Enskilda Banken
S-205 20 Malmo (Svedujo) aŭ al:
Poŝtĝira konto numero: 68 21 17 -7 (Stockholm)
I.L.E.I. SoOdra Rorum pl. 455 S-242 00. HOrby (Svedujo)
aŭ per internacia poŝto-mandato al la L.K.K.
[Dorse de la enpagilo, menciu nepre: Familia nomo kaj antaŭnomo. — Post ricevo de la kompleta pago vi ricevos la konfirmilon.)]
Day. ;.:…….54 “aubiikribo: …. SEEN… ses vvos se eso KIA,
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj/I.L.E.I. Asembleo de ILE! en Kungalv/Svedujo
English yes — Esperanto jes Lingvoj kiel partneroj
Internacia Konferenco de la 22-a ĝis la 29-a de Julio 1985
— paĝo 19 de la PDF —
Estraro de ILEI
Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, Pappelweg’ 22A, D-315 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, YU-51000, Rijeka, lugoslavio.
Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo.
Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, S-24200 Horby, Svedujo.
Kunlaborantaj Organizoj
EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell. FIMEm Federation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne — 35 Avenue Jottrand 1030 Bruxelles — Belgique. Tel. 02 277 49 36. ICEM Esperanto — I, rue Galissonmiere — Le Pallet — F – 44330 Valler – Francio SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris. UEA. Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. UNESKO
Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Paris.
Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko:
Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR
en rilatoj de feciproka informado kun Unesko, Kategorio C
Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Pappelweg 22A, D-315 Peine, FR Germanujo
Membreco en I.L.E.I. (30 svedaj Kronoj jare) inkluzivas la ricevon de IPR.
abonprezo por nemembroj: 30 svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)
Kontoj:
1. poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI . Sodra Rorum pl. 455. S- 242 00-Horby. (Svedujo)
2. poŝtĝirkonto: 3789164 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.
manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro
IPR 1985/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
= INTERNACIA “PEDAGOGIA REVUO
IPR
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
ILEI
Jarkolekto 15 N-ro 1, 1985
— paĝo 2 de la PDF —
Internacia Pedagogia Revuo — n-ro 1, 1985
Presado: Offset Massarosa, Tel. (0584) 93.090 Kompostado: Grafika Centro de Universala Esperanto-Asocio, Antverpeno
Enhavo
. Demandetoj: (distribuitaj tra la kajero). . Esperanto Teachers Association: Decido pri eksiĝo. . Hans Fechler: Letero al la redaktoro. Lentaigne: La eraroj … de la aliaj! Ben Parkinson: Kunlaborantoj serĉataj. . Herman Deceuninck: Letero sendata al «Monato» — rezolucio de ILEI. . Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR: Seminario pri metodiko en Bad Saarow. 8. Olle Olsson: Stipendio por geknaboj. 9. Elfriede Ernst: Donaco por ILS-fonduso. 10. Taskoj por la estraro kaj landaj sekcioj dum la periodo 1984-85. 11. Raportoj de la sekcioj: a) Brazila Sekcio: Esperanto-kursoj kaj fremdaj lingvoj b) Brita Sekcio: Esperanto en Britaj Lernejoj c) Franca Sekcio: Instruado de fremdaj lingvoj kaj Esperanto d) Germana Sekcio (FRG): Lerneja sistemo kaj lingva instruado e) Itala Sekcio: Fremdaj lingvoj kaj Esperanto f) Sveda Sekcio: Fremdlingva instruado
SNAUuBWDVHL
Decido pri eksiĝo
La 30-a septembro 1984
Estimata Sinjoro Andreasson,
Mi pardonpetas ke, kaŭze de malsano, mi ne pli frue respondis al via letero. reĝa
Ŝajnas ke informletero kiun mi sendis en junio ne estas ricevita. En tiu mi skribis ke, laŭ decido de la membraro ĉe la jarkunveno, nia Asocio ne realiĝos al ILEI.
Mi bedaŭras, ke ĉi tiu informo ne atingis vin.
Sincere via,
C.L. Brooks Kasisto de E.T.A.
Kion pensas viaj gekonatoj pri Esperanto?
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 1
— paĝo 3 de la PDF —
Letero al la redaktoro Hans Fechler
En IPR-84/3 mi trovis indikon ke vi volas transdoni la redaktoran laboron. Ĉar mi dum 10 jaroj devis/volis prizorgi redaktorante kvarfoje jare 64-paĝan kajeron por la «Asocio de Specialaj Lernejoj» en Malsupra-Sakcio, mi scias kiom da energio vi investis en IPR kaj kiom ŝuldas al vi la ILEI-anoj. Sur la fono de tiu mia sincera agnosko, ankaŭ de la ne malhavebla rolo de IPR por ILEI, mi volas prezenti al vi kelkajn plendojn, ideojn kaj proponojn, kiuj kreskis en mi, leginte dum mia enlita restado la lastajn kajerojn de IPR.
Negative dirite: La nomo de la revuo «I Pedagogia R» pretendas ion, kion ĝia enhavo ne plenumas. Laŭ mia impreso la revuo preskaŭ senescepte ĝis nun servis kiel komunikilo por tiu subkategorio de pedagogoj, kiuj instruas Esperanton kaj fervore batalas kaj luktas por la instruado de Esperanto en la lernejoj; vere grava funkcio de nia revuo, sen ia ajn dubo! Sed mia sperto, ke IPR reduktiĝas al tiu certe valora funkcio, estigis en mi demandon: mi estas pedagogo, sed mi ne instruas kaj plej verŝajne neniam instruos Esperanton. Tamen mi estas pedagogo — kiu ŝatas kaj parolas Esperanton. Do, mi ĉiam pli sentas distancon inter mi kaj la Esperanto-instruistoj. Mia aneco estas tiu de nura apoganto, iom ĉerande, ne tro kontentiga pozicio.
Mi do estas konvinkita, ke minimume du pluaj trezoroj de Esperanto, aŭ pruv-terenoj de nia lingvo ne estas sufiĉe bone utiligataj. (Mi scias, ke ĉiu vastigo de funkcio dependas de multaj kondiĉoj. Sed tia rezonado atendu je pli posta paŝo).
IPR povu funkcii por pruvi la taŭgecon kaj utilon de Esperanto ne nur por re-rilata apliko de la lingvo por ĝia propra kresko kaj la komunikado inter la servantoj de tiu kreskado.
IPR montru krome, ke Esperanto ebligas, faciligas pedagogiajn
2 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
labor-kontaktojn kaj interŝanĝojn ankaŭ en pedagogiaj medioj,
terenoj, kiuj ne havas Esperanto-instruadon kiel objekton:
— informi pri instrusistemoj en diversaj landoj;
kompari instrumetodojn (matematiko, geografio…) kaj ins-
truobjektojn;
— informi pri eksperimentaj lernejoj; pri problemoj;
— raporti pri internaciaj pedagogiaj kongresoj, seminarioj;
— represi valorajn pedagogio-rilatajn artikolojn elprenitajn el aliaj Esperanto-gazetoj;
— informi pri la edukado de instruistoj;
kaj tiel plu, kaj tiel plu.
IPR povas havi kaj (grave por mi) havu pluan funkcion: ĝi povas
helpi interrilatigi la pedagogojn (ne nur la Esp. instruistojn); ebligi,
faciligi personajn kontaktojn, ĉar Esperanto taŭgas por tiu ĉi celo,
ni ja scias, sed ne sufiĉe praktikas:
— signi ĉiun artikolon en IPR per plena adreso de la aŭtoro, por ke senpera reago de la leganto estu instigata kaj facila;
— leterkeston por interrilatigi la opiniojn;
— prezento kaj recenzo de libroj;
— informoj pri aktivecoj en unuopaj landaj sekcioj;
— proponoj pri/por feriaj interŝanĝoj de loĝejoj aŭ propono de ferio-eblecoj en lokoj kie Esperanto-parolantaj pedagogoj loĝas;
— ebligi kontaktojn precipe inter tiuj pedagogoj, kiuj ne povas de jaro al jaro sinsekve viziti kongresojn, internaciajn seminariojn k.a. pro diversaj kaŭzoj (ekonomiaj, familiaj, sanstataj, profesiaj, ktp.); do inter tiuj pedagogoj, kiuj ŝatas internaciajn kontaktojn pere de Esperanto, sed preferas aŭ devas preferi skribajn (sonbendajn) kontaktojn kaj interŝanĝon de ideoj, spertoj, bondeziroj ktp. Mi mem apartenas al tiu kategorio; pro tio mi scias, pri kio mi skribas (tamen mi de tempo al tempo volonte fariĝus ano de la “kongresema partio”).
Pripensinde ŝajnas al mi ankaŭ jena aspekto: krom la kunvenado de la esperantistoj en pure por-esperantistaj kunvenoj — certe grava por memkonfirmado kaj memcertigado kaj formado de stabila kaj solida identeco esperantista — ankaŭ plua formo de kunvenado estas necesa: partopreno de Esperanto-parolantoj en ne-esperantistaj internaciaj seminarioj, kongresoj k.a. aranĝoj (ĉi tie precipe
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 3
— paĝo 4 de la PDF —
pedagogiaj). Por doni ekzemplon mi citas la aranĝojn de la «Internacia Laborcirklo Sonnenberg»; ĝis hodiaŭ mi ne renkontis en tiuj internaciaj Sonnenberg-kunvenoj iun ajn esperantiston. La esperantistojn (ekzemple) el Malto mi renkontis en Budapeŝto, dum la ILEI-kongreso, sed la amikojn de tiuj Maltaj esperantistoj mi renkontis en Sonnenberg, kaj tie mi bezonis “simultanan interpretadon” por interkompreniĝi kun ili. Kia nediskutebla varbefiko, se la Maltaj esperantistoj veturus al Sonnenberg-seminarioj kaj tie renkontiĝus kun aliaj homoj kiuj parolas Esperanton. Do IPR povus elekti interesajn internaciajn kunvenojn ne-esperantistajn, ekzemple el la Sonnenberg-programo, kaj anonci ilin kaj inviti al ili. En plua paŝo oni povus evoluigi kaj akceli strategion por tia varbefika partopreno. Esperanto kiel efika kaj valora ponto kaj servant(in)o modesta sed esperiga en ne-esperantistaj rondoj.
Mi ĉesas prezenti pluajn ideojn, ĉar mi scias, ke vi certe jam multon de la proponitaĵoj pripensis, certe. Kaj ankaŭ ke kondiĉoj eksteraj multaj ekzistas, kiuj malhelpas la realigon de eĉ la plej indaj revoj. Bonvolu preni kaj taksi miajn frazojn ne tiom kiel kritikon de valora kaj pena laboro via, sed kiel reagon de leganto de IPR, kiu sentiĝas pro diversaj kialoj ĉe la randa zono de agrabla grupo da homoj, kun kiuj li volonte kunlaborus, sed enkadre de kondiĉoj, kiuj destinas kaj formas lian yivon.
Kiom da homoj en via lando — laŭ via taksado — parolas Esperanton?
4 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
La eraroj … de la aliaj J. Lentaigne
Kara kolego,
De tre longa tempo mi fakiĝis en “La eraroj … de la aliaj”!
Por tio mi elspezis/as multe da mono (poŝtmarkoj kaj res-
pondkuponoj); eble la valoron de tri “Plena Ilustrita Vor-
taro”-j. Mia laboro cetere ne estas malfacila, ĉar preskaŭ
ĉiam la samaj eraroj ripetiĝas.
Antaŭ skribado de tiu ĉi letero mi prenis el mia biblioteko
(hazarde) IPR-2 de Majo 1974. La artikolo sur paĝo.55 estas
verkita de tre kompetentaj esperantistoj. Tamen en tiu paĝo
troviĝas du okulfrapaj eraroj:
— “Eŭropa klerigadkomenco datas ek de la jaro 1890” (anst. datiĝas) FRO
— “malgrandaj vilaĝoj, situitaj” (anst. situantaj).
Kial ili eraris? Nur ili povus respondi. Sed kio okazos?
Legantoj plene fidantaj al tiuj kompetentaj esperantistoj, sen
kontrolo, imitos ilin. Eble ili mem imitis alian erarinton; kaj
same kiel agropiro en ĝardeno enradikiĝos eraro. El kio sek-
vos dialektiĝo de la lingvo.
Ŝajnas, ke la redaktoroj de revuoj devus senhezite korekti la nekontesteblajn erarojn troviĝantajn en la manuskriptoj senditaj al ili. Mi ja konscias, ke tio postulus tempon, ĉefe se temas pri okpaĝa artikolo (kiel tiu pri kiu mi aludas). Tamen, tio valorus la penon.
Sed almenaŭ: oni ne semu intence erarojn en la revuojn! Sufiĉas la aliaj!
Plej sincere, J. Lentaigne
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 5
— paĝo 5 de la PDF —
“Ĉiu montru la erarojn, kiujn li trovis en ĝi.” — (Zamenhof en O/V p. 24)
“Mi gratulas vin pro via atentigo kaj korektado de miaj eraroj.” — (G. Waringhien al japana akademiano Nakamura, en Oomoto)
“Mi ĉiam havas profiton, kiam oni rimarkigas al mi miajn erarojn.” – (R. Bernard)
“Sendante al ni viajn rimarkojn, vi grave helpos nin por altigi la nivelon de la revuo.” — (Nuntempa Bulgario)
kaj tiel plu… “Liberiĝi el sia nacia lingvo estas unu el la plej malfacilaj aferoj.” — (Esperanta Mozaiko, p.8)
Konsili lernantojn estas facile. Multe pli tikla afero estas atentigi malnovajn kaj kompetentajn esperantistojn pri iliaj probablaj aŭ certaj eraroj! Tamen, ĉiu scias, ke eĉ la plej lertaj povas erari.
Se neniu kuraĝas atentigi vin, min, nin… pri gramatikaj eraroj, aŭ ĉefe pri niaj “-ismoj” (hungarismoj, francismoj…), kiel eviti ilin en la estonteco, kaj kiel progresi? Kiel eviti, ke — pro intimemo — eraro ne. infektu la lingvon?
Estas ja konate, ke Kritiki estas facile, fari malfacile. kaj Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
Sed ankaŭ, ke: En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia trabon ne
vidas. s
Pro tio, jen mia vidpunkto:
1. Koncerne min, mi kompreneble ege dankas al tiu, kiu atentigas min pri miaj eraroj.
2. Koncerne la aliajn, mi konsideras, ke mia devo estas atentigi ilin pri tio kio ŝokas min. (“ŝokas” signifas, ke mi ne estas absolute certa, ĉu mia rimarko estas ĝusta.)
Kara korespondanto, se vi samopinias kiel mi, mi estas certa, ke vi ne ofendiĝos kaj mi dankas pro via atento. Bonvolu diri al mi, ĉu vi konsentas pri miaj rimarkoj.
su. e~ mx
Bonvolu korekti en PIV kaj PAG jenajn esprimojn, kiujn
Waringhien konsideras eraraj:
1. En PAG (p. 100, linio —17): “ĵus” devas esti “tuj antaŭ la poseda…”
6 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
2. En PIV (ĉe «ankoraŭ»/Rim.): “ankoraŭ troviĝas ĵus apud…” devas esti “… tuj apud…”
3. En PIV (ĉe «atendi»): “Li estas atendata de ĉiuj liaj admirantoj” devas esti “… de ĉiuj siaj admirantoj”
4. En PIV (ĉe «ŝanĝi»): “tia ke ĝi ŝanĝas” devas esti “tia ke ĝi ŝanĝiĝas”
5. En PIV (ĉe «atlantiko»): “trans…” devas esti “tra…”
6. En PIV (ĉe «okulo»): “kion mi ne farus por viaj belaj okuloj” devas esti “kiom multe mi donus por …” (v. KIOM)
Respondo de G.W. al jena demando: Se “paroli” estas netransitiva, kial “paroli Esperanton” kaj “Esperanto parolata”? — La solvo estas, ke post paroli, la komplemento “lingvon” estas io, kion oni povas asimili al la “objekto de la interna ago” nomata ankaŭ “etimologia figuro” (PAG, $ 119, Rim. II). “Paroli la anglan lingvon” povas esti klasita en la saman. kategorion kiel “dormi profundan dormon” aŭ “morti heroan morton”. — “Paroli” kontraste kun “diri” estas esence netransitiva. En la rusa, tiu distingo ne ekzistas, kaj tio klarigas, ke Zamenhof uzis “paroli” en okazoj, en kiuj ni uzus “diri”.
G.W. atentigas ankaŭ pri la ofta misa uzo de “korespondi” anstataŭ “respondi” (precipe fare de Francoj). Oni diru ekzemple “Oni faru la ekzercojn de la responda leciono”, sed ne “… de la koresponda leciono”. (Vidu PIV sub «respondi 3»).
Sed kio okazus, se iu malamiko de Esperanto pruvus ke la esperantistoj mem ne scipovas sian lingvon?
Ekzemple: en «Esperanto» (aprilo 1981, p. 67) doktorino F. S-F., ĝenerala sekretariino de UEA, skribas: “ĵus antaŭ nia foriro”. — Okaze de la kongreso de Unuiĝo Franca por IPR (81-06-07), de le podio kie oni urĝe atendis la kasiston, tre kompetenta persono anoncis: “ĵus eniras la kasisto”! — En «El Popola Ĉinio» (1981/5, p. 13) oni povas legi: “Ĵus kiam la ĉinaj esperantistoj pasigis sian Printempan Feston, ili bonvenigis amikan senditon de UEA”.
Se kompetentaj esperantistoj, se valoraj revuoj eraras, kion do faros la ordinaruloj? Nenion alian ol … imiti la erarojn, ĝis “pro la uzado” la eraro fariĝos regulo. Dissplitiĝos, dialektiĝos la lingvo tiam. Tiu situacio estas vere danĝera. Oni memoru, ke la bazo de nia lingvo fontas el la Zamenhofa literaturo. Ĉiu posedu kaj legu
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 7
— paĝo 6 de la PDF —
«Hamlet», «Marta», ĉiu konsultu la Fundamento-n, Lingvajn Respondojn, kiujn oni ŝajne neglektas aŭ ignoras. Ni feliĉe disponas nun pri du normigaj libroj: Plena Ilustrita Vortaro kaj Plena Analiza Gramatiko (PIV kaj PAG).
Sed tiu kiu eraras bedaŭrinde ne konsultas ilin! Nepre necesas, ke alia persono atentigu la kulpanton pri ties eraroj; Oni ja pli bone vidas la erarojn de la aliaj ol siajn proprajn! Se temas pri libro, la verkisto nepre kontroligu sian verkon fare de du alilingvaj kompetentuloj. La legantoj bojkotu nefidindajn verkojn! Se temas pri artikolo por revuo: same! La aŭtoro devus ĝin kontroligi. Aŭ, se ne eblas, la redaktoro devus atenti ne enlasi erarojn. Temas do pri “prevento”! Se tamen enŝteliĝis eraroj, ne decas por la revuo lasi ilin sen korekto! Ĉu vere estus granda ĝeno, se la revuo malfermus etan rubrikon: «Bonvolu korekti»? Ekzemple pri El Popola Ĉinio: “En nia n” 5/1981, p. 13, 1-a kolumno, anstataŭ “Jus kiam bonvolu korekti jene “Ĝuste kiam” (Konsultu PAG $ 90 kaj $ 248).
Ĉiu revuo povus aŭ devus komisii plurajn legantojn “pluki’ la erarojn el ĉiu numero. Nur per konstanta, severa, interhelpa viglado ni bremsos la naturan emon al dialektiĝo.
(J. Lentaigne, 3 av. de la Gaillarde, Montpellier, Francio)
Ĉu ekzistas oficiala nombro da ekzamenitaj esperantistoj?
8 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Rezolucio de ILEI
Herman Deceuninck
Mi legis la tekston de la rezolucio de ILEI, aperintan en Monato 11/ 84 kaj kiu estis sendita fare de ILEI al ministroj pri edukado.
Profesie deĵorante en la Flandra Ministerio pri Edukado, mi povis konstati la efikon kiun tiu rezolucio provokis ĉe la decidaj konsilistoj de la ministro, t.e.: inspektoroj pri lingvoj unualoke kaj poste la ĝeneralaj inspektoroj, kiuj siavice resumas la respondojn de la inspektoroj. Estas tiuj respondoj, kiuj trovas sian vojon tra la cetera administrado ĝis la ministro.
La rezulto estis ke la konsilo al la ministro estis negativa: ne allasi Esperanton nek en,la bazlernejoj nek en la mezgradaj lernejoj en la nunaj cirkonstancoj, ĉar la lernantoj jam nun estas tiel okupataj per lingvolernado ke ne plu restas tempo aldoni kroman lingvon. Do temas pri organiza malhelpo. Sed la konsilo povus esti pli negativa se la ĝeneralaj inspektoroj estus transprenintaj la negativajn konsilojn de iuj inspektoroj pri la ecoj de Esperanto kiel lingvo internacia. Tamen tio feliĉe ne okazis. En konversacioj kun tiuj decidpovaj homoj mi konstatis ke ofte ilia kontraŭargumentado estas ke Esperanto ne reprezentas propran kulturon kaj ke konatiĝo kun alia kulturo ĉe la studado de aliaj lingvoj forte motivigas studentojn. Estas bedaŭrinde konstati kiel ni malsukcesas. Estus pli malsaĝe persisti en nia agado sen pripensi kritikon de iu kiu konas la situacion de interne. Tial mi konsilas:
1) La kondiĉoj/situacio ne estas sama en ĉiu lando. Tial ni adaptu niajn petojn laŭ la enlandaj eblecoj. Unu sama rezolucio por ĉiuj ne ĉiam estas oportuna. ‘
2) Sendi rezolucion sen antaŭa preparado de la tereno, t.e. sen informi ĉiujn kiuj devas doni sian konsilorVopinion pri niaj proponoj ne havas sencon.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 9
— paĝo 7 de la PDF —
3) Okaze de sukcesa agado en unu lando, necesas ke en la aliaj landoj ni agu samtempe konforme al komuna strategio (vd punkton 2).
Gravega laŭ mi estas ne tuj voli peti ĝeneralan enkondukon. Tio ne estas realisma. Ni petu (kun iom da ŝancoj al sukceso) la oficialan organizadon de limigita lingva eksperimento (ekz. en nur kelkaj lernejoj) kondiĉe ke ankaŭ almenaŭ unu aŭ pli da aliaj landoj pretus fari tion. Estas psikologie ankaŭ grave scii ke aliaj volos entrepreni tion, se oni decidas permesi ĝin. Surbaze de eventualaj pozitivaj spertoj ILEI estus en pli bona pozicio por intertrakti aliajn eblecojn al plua progreso. Ni ne perdu la esperon, ĉar progreso eblas se ni akceptas kritikojn ankaŭ de niaj kontraŭuloj! El tiuj ni devus ion lerni. Post longa preparado de la vojo unu homo (nome S-ro Symoens) preskaŭ sola atingis ke la flandra nederlandlingva universitato (VUB) de Bruselo, kiel unua universitato en Belgio, ekde oktobro 1985 allasos Esperanton kiel nedevigan kaj libervolan lernobjekton. Tio ne estis rezulto de rezolucio iu ajn, sed de persista kaj sistema preparado de la tereno.
(H. Deceuninck, Lusthuizenlaan 1, bus 4, B-1500 Halle)
Kiom da homoj lernis post la dua mondmilito en via lando Esperanton pere de la lernejo?
10 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Seminario pri Metodiko en Bad Saarow
En la jam konata seminariejo de Bad Saarow ĉe Berlino (DDR) okazos de 9a ĝis 14a de decembro 1985 denove internacia fakseminario.
40 fakuloj traktos la temon “Problemoj de metodiko de Esperanto-instruado al plenkreskuloj”.
La partoprenkotizo estas 100 markoj, pageblaj surloke. Civitanoj el socialismaj landoj pagos en DDR-mono, civitanoj el nesocialismaj landoj pagos la kontraŭvaloron en dolaroj aŭ okcidentaj markoj.
Interesitoj skribu al: Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, Charlottenstr. 69, DDR-1080 Berlin.
Ĉu vi serĉas korespondantojn por viaj gelernantoj? — Sendu la nomojn al IPR!
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 11
— paĝo 8 de la PDF —
Donaco por ILS-Fonduso
En IPR-2/1984 mi legis, ke la estraro de ILEI decidis aranĝi ILS-Fonduson kaj tiucele alvokas la gesamideanojn donaci monon. Volonte mi kontribuas kaj sendas pere de mia banko SK 3000 (tri mil svedajn kronojn) por la Internacia Lerneja Semajno, aŭtune 1986, al ILEI.
Kun samideanaj salutoj,
Elfriede Ernst, simpatiantino kaj membro de la Belga Sekcio
Mi estas hispana instruisto, membro de ILEI , kaj faras doktoriĝan
tezon pri libereco inter Esperanto kaj la angla, hispana, itala lingvoj.
Mi deziras scii pri libroj aŭ artikoloj kiuj analizas kaj komparas diver-
sajn lingvistikajn aspektojn de kelkaj el ĉi tiuj lingvoj. Mi serĉas kun-
laborantojn kaj povas pagi por kontribuo en iu ajn senco. Mia adreso
estas: Ben Parkinson, Pasaje Lepanto, 6 – 49, 3 B, 14011-Cordoba, :’ Hispanio.
12 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
l
Stipendio por geknaboj Olle Olsson
Instruistoj, membroj de ILEI!
Se vi havas Esperanto-lernantojn en deviga lernejo, vi povas peti stipendion por knabo aŭ knabino, kiuj partoprenos infankongreseton aŭ similan aranĝon, kie infanoj de diversaj landoj renkontiĝas kaj per Esperanto amiki-
– ĝas.
Detalajn regulojn sendos:
Olle Olsson, Bantorget 3, S-222 29 Lund. (Bonvolu aldoni respondkuponon!)
Kion lernas viaj gelernantoj pri la komenciĝo de la dua mondmilito? — Bonvolu citi el lernolibro!
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 13
— paĝo 9 de la PDF —
Taskoj por la Estraro kaj Landaj Sekcioj dum la periodo 1984-1985
1. Prepari: a) Bazan instruprogramon por la 3-a kaj 4-a klasoj; b) Daŭrigan instruprogramon por la 5-a ĝis 8-a klasoj; c) Instruprogramon por mezgradaj lernejoj. 1.2 Horaron de instruplanoj laŭ fakoj, kaj lokiĝo de Esperanto en ĝi. (Precipe por la baza kaj daŭriga programoj). 2. Prepari la raporton pri la “Ronda Tablo” en Ljubljana. (LKK)
3. La Sekcioj preparu duonjaran raporton al siaj ministerioj pri la aktivecoj en la lernejoj, apogante sin al Unesko-Rezolucio 1954 kaj kopie informu siajn Naciajn Unesko-Komisionojn, ILEI- reprezentanton ĉe Unesko en Parizo kaj preparu informojn por loka, landa gazetaro.
„4. Ebligi al kvin gelernantoj partopreni Internacian Lernejan Semajnon en Grĉsillon en la jaro. 1987.
5. Alla redakcio de IPR estu sendataj raportoj, analizaj kaj informaj kontribuaĵoj.
: xx 57 ox
Mi tre dankas la kunlaborantajn sekciojn, kiuj sendis la superrigardon pri siaj lernejaj sistemoj. Sed facile vi povas konstati, kiuj sekcioj entute ignoris nian urĝan peton. Jes, ILEI restos malforta, AMU…
4 IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Brita Sekcio
Esperanto estas oficiale instruata en tre malmulte da britaj lernejoj. La plej grava malfacilaĵo estas ke ĉiu kapabla lernejano devas — aŭ sentas sin devigata — studi nur tiujn studobjektojn en kiuj li/ŝi povas sukcesi ekzamene, laŭ la publika ekzamensistemo, tiom aprezata de gepatroj, superaj edukaj instancoj kaj dungantoj. Ĝis nun la ekzamenaj instancoj rifuzis ekzamenon en Esperanto. Estas kelkaj lernejoj kie oni ofertas Esperanton kiel eksterhoran klubon aŭ agadon. Ĉiu brita lernejo estas aŭtonoma instanco; do ne eblas detale priskribi la instruplanon por fremdaj lingvoj. Kutime oni komencas lerni lingvon (plejofte la francan) je la aĝo de 11, kaj tiu studado ofte fariĝas nedeviga post du aŭ tri jaroj. Samtempe kelkaj lernantoj rajtas studi duan lingvon kune kun aŭ anstataŭ la unua.
Franca Sekcio (1984)
Elementaj iernejoj:
Ĝenerale neniu fremda lingvo estas instruata (krom en eksperimentaj lernejoj) en la elementaj lernejoj. Escepte, en la regiono Alzaco la germana lingvo estas nun instruata kiel fakultativa studobjekto en la 3-a kaj 4-a jaroj de la elementa lernejo sume 2 horoj semajne, kadre de la instruhoroj, fare de la klasa instruisto.
Postelementaj lernejoj:
13 lingvoj estas lerneblaj: angla, germana, hispana, itala, literatura araba, ĉina, japana, moderna hebrea, nederlanda, pola, portugala, rusa (4 eble ankoraŭ aliaj). Sed ĉefas larĝe la angla lingvo, kiel tion montras la suba tabelo:
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 15
— paĝo 10 de la PDF —
Ŝtataj lernejoj angla germana hispana itala aliaj 82 9o 14,8 90 2,2 9o 0,3 9o 0,6 90
Privataj lernejoj
angla germana hispana itala aliaj 91,2 90 17,3 9o 1,1 90 0,1 90 0,3 90
Esperanto en la franca lerneja sistemo
En elementaj lernejoj Esperanto estas instruebla ekster la normala horo, krom se ekzistas aparta permeso de la Akademio-inspektoroj. Ĉefe instruata en “Acitivites d’€veil”. — En 1984: 7 lernejoj.
En mezlernejoj kaj liceoj Esperanto estas instruebla en la kadro de la soci-edukaj aktivaĵoj, do en la lernejoj, sed ekster la normala horaro. Ĝin instruas instruistoj de la lernejo aŭ eksteruloj. — En 1984: 22 mezlernejoj kaj liceoj.
En universitatoj ekzistas oficialaj kursoj kun diplomoj por la studentoj en Aix-en-Provence, Ĉlermont Ferrand, Rennes kaj Paris- VIII.
La Esperanto-kursoj en lernejoj estas ĉiujare listigataj de GEE kaj UFE, laŭ informoj sendataj de ties membroj. Sed verŝajne ekzistas pliaj.
16 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Germana Sekcio (FRG)
Germanio konsistas el 10 federaciaj “landoj” kun 10 memsta kulturministerioj, plus asociiĝinta Okcidenta Berlino.
La lerneja strukturo
1. 2e
di
Elementa lernejo: 1-a ĝis 4-a lerneja jaro. Sekundarŝtupo I: 5-a ĝis 10-a lerneja jaro. a) orientiĝa ŝtupo: 5-a kaj 6-a jaro. b) ĉeflernejo: 7-a ĝis 9-a lerneja jaro. c) reallernejo (mezgrada): 7-a ĝis 10-a lerneja jaro. d) gimnazio: 7-a ĝis 10-a lerneja jaro. Sekundarŝtupo II: 11-a ĝis 13-a lerneja jaro;
aŭ: gimnazioj (superaj lernejoj) kaj faklernejoj.
En kelkaj federaciaj landoj varias la sistemo. Tie ne ekzistas orie: iĝa ŝtupo; la gelernantoj tuj vizitadas la tri diversajn lernej: tipojn (ĉeflernejo 5-a ĝis 9-a; mezgrada lernejo 5-a ĝis 10 gimnazio 5-a ĝis 13-a lerneja jaro).
Lingvo-instruado
1
Elementaj lernejoj: En la elementaj lernejoj oni kutime ne instruas fremd:
“lingvojn. En kelkaj federaciaj landoj okazas eksperimentoj er
3-a kaj 4-a klasoj rilate la anglan lingvon. Nur malmultaj le ejoj daŭrigas la instruadon per libervolaj aktivecoj (po unu hc semajne).
. Sekundarŝtupoj I kaj II:
Ekde la kvina klaso la angla lingvo estas deviga fako; escept
oni permesas en kelkaj landlimaj lokoj kaj en kelkaj klasil
gimnazioj, kie oni komencas per latina lingvo. Kutime (
instruas la unuan fremdan lingvon po 5 horojn semajne.
a)En ĉeflernejoj oni daŭrigas ekde la 7-a klaso per 3 ĝis 4 ho la anglan lingvon.
b)En reallernejoj (mezgradaj) la angla lingvo estas same da igata, sed oni rajtas alelekti duan fremdan lingvon (kutime francan).
c)En gimnazioj oni daŭrigas la instruadon de la angla lingvo. gelernantoj devas elekti duan devigan lingvon en la se klaso. Plejparte ili elektas la francan, sed ankaŭ la latinan
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 —
— paĝo 11 de la PDF —
kelkfoje la hispanan. — Ekde la 9-a klaso la gelernantoj rajtas libervole lerni trian lingvon; tiu dependas de la disponeblaj instruistoj. Semajne oni instruas ĉiun fremdan lingvon inter po 3 ĝis 6 horoj.
En 1982 vizitis 5,8 milionoj da gelernantoj la sekundarŝtupon (5-a ‘
ĝis maksimume 13-a klaso). La sekvantaj lingvoj estis de ili lernataj: 5 200 000 gelernantoj: la anglan; 1 400 000 gelernantoj: la francan; 30 000 gelernantoj: la hispanan; 25 000 gelernantoj: la rusan; — kelkaj miloj lernadis la italan.
Instruado de Esperanto
En la oficialaj instruplanoj Esperanto ne havas lokon. Tamen la “Konstanta Konferenco de la Kulturministroj” (11 membroj) decidis en 1962 ke oni rajtas instrui kaj lerni Esperanton libervole en kromaj aktivecoj. Nur en la lando Bavarujo oni povas instrui la internacian lingvon kiel aldonan programon po 3 horoj semajne, en la 12-a kaj 13-a klasoj de la gimnazio.
Ĉi-jare Esperanto estas instruata en:
2 gimnazioj (en unu eksperimente en la 10-a kaj 11-a klasoj)
2 reallernejoj
1 profesia lernejo
1 elementa lernejo en du 3-aj klasoj.
En kelkaj inter la supre menciitaj lernejoj la lecionoj okazas en la kadro de kutima lerneja horaro. La gelernantoj ricevas unu aŭ dufoje en la semajno 45-minutan instrulecionon.
18 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Itala Sekcio
Elementaj lernejoj (5 jarojn) Nuntempe oni ne instruas fremdajn lingvojn. La komisiono “Fassino”, kies prezidanto estas Senatano G. Fassino, ekde la 14a de Majo 1981 prilaboris novan programon jam aprobitan de la Parlamento koncerne enkondukon de instruado de dua lingvo, diferenca de la nacia, kiun oni intencas instrui po 6 horojn semajne. Se tiu programo estos aprobita definitive, ĝi funkcios ekde la lerneja jaro 1985-86. Mezgradaj lernejoj (3 jarojn) Dum 3 horoj en la unua, dua kaj tria jaroj. Ĝenerale oni instruas la anglan kaj francan lingvojn. Superaj lernejoj a) Klasika liceo (5 jarojn) Oni instruas fremdan lingvon nur en la unua kaj dua jaroj po 4 horojn semajne. Neniun fremdan lingvon en la tri aliaj studjaroj. b) Porinstruista lernejo (4 jarojn) Oni instruas fremdan lingvon nur en la 1-a kaj 2-a studjaro po 4 horojn semajne. Neniun kroman lingvon en la 3-a kaj 4-a studjaroj. c) Scienca liceo (5 jarojn) Oni instruas fremdan lingvon po 17 horojn semajne, tiel: en la 1-a studjaro po 3 horojn; en la 2-a studjaro po 4 horojn; en la 3- a studjaro po 3 horojn; en la 4-a studjaro po 3 horojn; en la 5-a studjaro po 4 horojn. (Tri klasoj studas la anglan, unu studas la francan.) d) Teknika komerca instituto (5 jarojn) Oni instruas fremdan lingvon po 3 horojn en la 1-a kaj 2-a studjaroj; po 2 horojn en la 3-a studjaro. Neniun fremdan lingvon en la 4-a kaj 5-a lernjaroj. e) Teknika lernejo por termezuristoj (S jarojn) Oni instruas du fremdajn lingvojn po 6 horojn semajne en la 1-a ĝis 3-a studjaro. Neniun ekstran lingvon en la 4-a kaj 5-a studjaroj; kiel duan lingvon oni lernas la germanan.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 19
— paĝo 12 de la PDF —
En la Universitato de Trento oni povas ekzameniĝi kaj doktoriĝi pri – artefaritaj lingvoj kaj esperantistiko.
Deputito Lino Armellin prezentis en septembro 1984 leĝoproponon ĉe la Deputita Ĉambro pri enkonduko de instruado de la internacia lingvo en superaj lernejoj.
Deputito ĉe la Eŭropa Parlamento Sergio Ercino akceptis fariĝi prezidanto de la grupo “Amikoj de Esperanto” ĉe la Eŭropa Parlamento.
Oni havas malfacilaĵojn konvinki la ŝtatajn instancojn permesi la instruadon de Esperanto en la lernejoj, kaj kiam oni escepte permesas tion, la instruistoj ne ricevas salajron.
20 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Mallonga raporto pri la stato de Esperanto en la italaj lernejoj
Esperanto estas instruata ne oficiale en kelkaj ŝtataj lernejoj laŭ la bona volo de kelkaj instruistoj, kiuj ricevas de jaro al jaro permeson fare de sia lernejestro aŭ per formala peto al la konsilio de gepatroj. La instruistoj ricevas neniun kroman salajron kaj ofte estas devigataj instrui ekster la normala “lerneja horaro posttagmeze.
Dum la lerneja jaro 1983-84 oni instruis Esperanton en:
LOKOJ LERNEJOJ GEINSTRUISTOJ Asti Scuola Elementare C. Aldo Bari S.E. Guadagni N. Lasalandra 2-a Capurso N. Lasalandra Bologna Scuola Media Grazini F. Codice S.E. Tambroni M. Pederzini | S.E. Gualandi Sr Zambrini Bolzano Liceo Scientifico A. Montalbini Caltagirone (Catania) Ist. Tecnico Industr. G. Nicastro — Paterno (same) Liceo Scientifico E. Virgillito Como Liceo Linguistico A. De Giorgi Scuola Media Leopardio A. Aceto Cagliari S.E. Pirri N. Pala Lucinico (Gorizia) S.M. Perco M. Di Maso Udine S.M. Valussi E. Cordovado Livorno S.E. Collodi L. Neri Lami S.M. Borsi L. Bassi Mantova S.M. Sacchi P. Gorini Milano S.M. Marignoni G. Mora Ist. Profess. Marignoni S. Giacchino G. Corrado Bollate Scuola Prora G. Corrado Novate Milanese I.P. Marignoni G. Mora Modena Ist. Tecnico Commerciale P.M. Tacconi Ist. Tecn. Femminile C. Agostini Benevento S.M. Vitelli Mignosi £ Polese Treviso Liceo Artistico S. Boschin Vasto (Chieti) S.E. S. Salvo R. Di Princio Vercelli S.M. Ferrari M. Sola Ist. Tecn. Commerc. M. Sola Mira (Venezia) S.E. Col di Bas S. Tarlindano Villaverla (Vicenza) Scuola Media Sr Pendin Nove (Vicenza) Scuola Media Sr Fabian Massa S.E. Poggioletto-Villette J. Bertozzi
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 21
— paĝo 13 de la PDF —
Sveda Sekcio
La deviga lerneja sistemo en Svedujo dividiĝas laŭ tri “stadioj”: la 1-a ĝis la 3-a klaso; la 4-a ĝis la 6-a klaso; la 7-a ĝis la 9-a klaso. Ekde la kvara klaso la gelernantoj devas lerni la anglan lingvon po 3 horojn semajne. En la kvina 3 horojn kaj en la sesa 4 horojn semajne. Kiam la gelernantoj atingas la sepan klason (supera stadio) ili devas elekti inter diversaj temoj kiel tekniko, arto, ekonomio, lingvoj ĝa Kelkaj elektas lingvon. Tiam temas pri la germana aŭ la franca. Ciuj devas tamen daŭrigi sian lernadon de la angla lingvo en la sepa, oka, kaj naŭa klasoj.
Dum la naŭ devigaj elementaj lernojaroj la studhoroj por ĉiu klaso estas fiksitaj. Ekz. en la 4-a, 5-a kaj 6-a klasoj la gelernantoj devas viziti la lernejon po 34 horojn semajne. Se oni volas enkonduki novan temon, ekz. Esperanton, oni devas fari tion en la kadro de la fiksitaj horoj. Oni tiam devas redukti alian temon por trovi lokon por la nova.
En la elementa lernejo oni ankaŭ havas tiel nomatajn temajn tagojn, kiam oni okupas sin pri ekzemple trafiko, sano, naturo, paco ktp. Dum tiaj tagoj oni povas pritrakti internaciismon kaj informi pri Esperanto. En elementaj lernejoj ankaŭ troviĝas la ebleco instrui Esperanton dum libervolaj aktivecoj.
La angla lingvo nomiĝas “A-lingvo”. La germana aŭ franca, kiujn oni ekstudas en la 7-a klaso, nomiĝas “B-lingvo”. Kiam la gelernantoj venas al gimnazio ili havas plurajn elekteblecojn. Kelkaj elektas metiajn branĉojn dujarajn, t.n. “praktikajn liniojn”. Aliaj elektas teoriajn branĉojn trijarajn. Ĉiuj gelernantoj en teoriaj branĉoj devas daŭrigi sian studadon de la angla (A-lingvo) kaj de la germana/franca (B-lingvo). En kelkaj teoriaj branĉoj la lernantoj devas elekti C-lingvon. Tio temas pri germana aŭ franca (se ne jam elektita en la 7-a klaso), hispana, rusa, latina, greka. Se iu gimnazio speciale petas la superan lernejan ŝtatan estraron (Skoloverstyrelsen) pri permeso instruadi Esperanton kaj ricevas tiun, ĝi povas aranĝi tion laŭ kategorio de C-lingvo. La gimnazio devas kompreneble havi kompetentan instruiston kaj nur malmultaj tiaj troviĝas.
— Dum preskaŭ 30 jaroj la angla lingvo estas devige instruata en svedaj lernejoj.
22 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Horarplanoj por la tria kaj kvara klasoj
En Svedio oni dividas la devigajn klasojn en tri stadioj: suba stadio (lagstadiet) de 1-a ĝis 3-a klaso; meza stadio (mellanstadiet) de 4-a ĝis 6-a klaso; supera stadio (hogstadiet) de 7-a ĝis 9-a klaso. En la ŝtata lernoplano de 1980, aprobita de nia parlamento, troviĝas nur tri horarplanoj. Unu por ĉiu stadio. En tiuj ĉi planoj oni parolas pri stadiaj semajnaj studhoroj, t.e. oni indikas kiom da studhoroj oni dum tri jaroj devas dediĉi al ĉiu unuopa fako. Ekzemple se oni por la meza stadio preskribas 15 studhorojn, oni devas dividi tiun nombron per 3, ricevante 5 horojn jare. Sed oni ankaŭ rajtas fari alian kombinaĵon: 4–44-7 aŭ 3–6–6. Ĉiu komunumo mem decidas pri la koncerna aranĝo.
Alia limigo estas regulo pri kiom da horoj la infanoj sume vizitas la lernejon:
klasoj: kip RS Ban e i o
studhoroj: 20 24 30 34 34 34
Distribuo de la ŝtataj semajnaj horarplanoj:
SUBA STADIO HOROJ MEZA STADIO HOROJ Angla lingvo! 2 Desegnado 6 Gimnastiko, sporto 6 Angla lingvo? 12 Matematiko 13 Dommastrumado 1 Orientigaj fakoj 18 Gimnastiko, sporto 9 Slojdo 2 Matematiko 15 Sveda lingvo 29 Muziko 5 Orientigaj fakoj 21 Socie orientigaj (15) Nature orientigaj (6) Slojdo 9 Sveda lingvo 26 Entute: 74 Entute: 102 NOTOJ: A
1. La komunumo povas decidi pri komenco en la tria klaso, alie 0 horoj. 3. Religio, historio, geografio, naturscio, socia kono. 2. Se komenco en la kvara klaso, alie 10 horoj.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 23
— paĝo 14 de la PDF —
Ekzempla apliksolvo de unu komunumo:
FAKOJ KLASOJ : ĝ o ; LIMNEE.. SEKCIESTROJ DE LA LIGO Desegnado 2 2 2 Angla lingvo = Li 5 Dommastrumado 0,5 0,5 Aŭstralujo : Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173. Gimnastiko, sporto 1.5 115 3 3 3 3 Aŭstrujo : Karl Hirmann (estro de SAEI-Societo de Aŭstriaj Esperanto-Instruistoj) Matematiko – 4 5 5 5 5 Rannachstr. 3 A-8046 Graz. Muziko 2 2 1 Belgujo : Marc Demonty – Avenue des Missionnaires 39/B5 — B — 1080 Brussell. Orientigaj fakoj 4,5 6,5 7 i 7 7 Brazilo : Elvira Fontes – Rua Machado de Assis, 243 ap. 11 — 04106 Sao Paulo SP. Slojdo 3 3 3 Danujo : Lis Thune, Bremharvanget 15, DK-2650 Hvidovre. Sveda lingvo 9 1 l 9 Ta 3 Finnujo : Pentti Jarvinen. Lahdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82. Francujo : Frederic Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont. SUME: 20 24 30 34 34 34 F. R. Germanujo: Sonnabend Ruff Karin, Pappelweg 22, D-315 Peine. Grekujo : K. Koliopoulos, str. Melissou 1, Pagrati, Gr – 11635 Ateno. Kiun fakon oni povus elpeli por enŝovi Esperanton estas malfacile Hkpemujo : franeiko Zaragoza Rulo, callegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante. 3 ato ŝaj : ŭigi ĉ nela. sraelo : Josef Murĵan, p.c.k. , IL- „Tel Aviv. decideble. Verŝajne oni povas anstataŭigi ĉe la ang Faluja Defino Tezo, E R.32, (SPIUtco, Jugoslavio : Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, Yu – 51000 Rijeka. Nederlando : D. Luesken-Burger, Renderklippenweg 5, 8162 NC Epe. Nordameriko : Arthur Eikenberry, 621 Aurora Ave., Santa Barbara, Ca 93109 USA Portugalio : Alexander Kasesa, Calco Duque Lafoes 26 2o p. — 1900 Lisbono. Sanmarino : Marina Michelotti, Contrada del Collegio, 51 — 1-47031 Repubblica di San Marino. Sud-Afriko : Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1700 Florida Glen. Sudakoreujo : So Gil Su — Sodemun P. K. 59, Seŭlo 120. Svedujo : Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24200 Horby.
Ĉelfoslovakujo Cinujo
Germana D. R.
Izolitaj Membroj
: Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26215 Borotice. : Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan. : Tilla Dahlenburg str. d. DSF 13 DDR-2722 Brŭel.
Kubo : Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila. di kari Luksemburgo : Robert Hoegener, 4 rue des Charbons, Esch-sur-Alzette. o ‘ / Cu ILEI fariĝas superflua; Malagasujo : Eugene Raveloson, B.P.1663 — 101 Antananarivo. | | Malta : Anthony Mercieca — 20 Valletta Road — Qormi. 24 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo Sovetujo : Johannes Palu, Solme 21, SU — 200016 Tallinn, Eesti NSV.
— paĝo 15 de la PDF —
Estraro de ILEI
Prezidanto: rektoro Helmut Sonnabend, Pappelweg’ 22A, D-315 Peine, F R Germanujo. Vicprezidanto: Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, YU-51000, Rijeka, lugoslavio.
Sekretario: d-ro prof. Mario Dazzini, Casella Postale 22, 1-54100 Massa. Italujo.
Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, S-24200 H0rby, Svedujo.
Kunlaborantaj Organizoj
EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.
FIMEM Fĉderation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne — 35 Avenue Jottrand 1030 Bruxelles – Belgique. Tel. 02 277 49 36. ICEM Esperanto — I, rue Galissonniĉre — Le Pallet — F – 44330 Vallet – Francio SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris. UEA Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Paris.
Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR
en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, Kategorio C
Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Pappelweg 22A, D-315 Peine, FR Germanujo
Membreco en I.L.E.I. (40 svedaj Kronoj jare) inkluzivas la ricevon de IPR.
abonprezo por nemembroj: 4() svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)
Kontoj:
1. poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI . Sodra Rorum pl. 455. S- 242 00-Horby. (Svedujo) ,
2. poŝtĝirkonto: 3789 64 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.
manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro
IPR 1985/2
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
INTERNACIA IW PEDAGOGIA REVUO
IPR
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
k.pd
ŜŜ Jarkolekto 15 N-ro 2, 1985
— paĝo 2 de la PDF —
Internacia Pedagogia Revuo — n-ro 2, 1985
Presado: Offset Massarosa, Tel. (0584) 93.090 Kompostado: Grafika Centro de Universala Esperanto-Asocio, Antverpeno
Enhavo
. UNESKO: La kvara Internacia Konferenco pri adolto-edukado
2. La problemo de fremda lingvo en elementaj lernejoj ….. Mario Dazzini.
3. Kion pensas s-ro Versteegh pri Esperanto ………….OLO OOO,
4. La loko de idiotismoj en Esperanto ………………. B. Golden.
5. Kion lernas germanaj lernantoj pri la Dua Mondmilito? … H. Sonnabend (el Vojaĝo en la Pasintecon de H. Ebeling — Eldonejo Westermann)
6. ILEI Financa Raporto …… o… sss ss sll. Bertil Andreasson.
7. La 19-a Internacia Konferenco de ILEI en Kungilv, Svedujo …. anonco.
MARIO DAZZINI MORTIS
Nia amiko, samideano kaj Ĝenerala Sekretario ne plu estas inter ni! Vendrede, la 31-an de Majo, informis min telefone Catina Dazzini pri la morto sia frato. Je la 17-a horo de la sama tago ĉesis la batado de lia koro.
«Il Tirreno, cronaca di Massa», raportis pri tio: “Funebro en la Esperantista Mondo. Mortis Prof. D-ro Mario Dazzini, ĝenerala sekretario de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj honora prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, fama pedagogo kaj nelacigebla organizanto de la Esperanta aktiveco sur internacia kampo. Li atingis 74 jarojn. — Mario Dazzini estis honesta homo kaj justa, kies vivon ĉiam karakterizis grandanimeco kaj amo por la homaro en defendo de la homaj rajtoj kaj de la interkono de la popoloj. Li estis ne nur granda esperantisto, sed ankaŭ batalanto firme celanta tuj post la milito la restarigon de aktivecoj en nia provinco kaj aparte en la industria zono. Estro de la Komitato de Laboristoj, kiun li kreis, li batalis por reakiri kaj revenigi al Massa la instalaĵojn kaj ilojn malmuntitaj de la germanoj. — Post la Komitato de Laboristoj venis en 1947 la konsorcio por la industria zono Apuna, de kiu Dazzini estis la ĝenerala sekretario ĝis kiam li pensiiĝis (Septembro 1975). — La redakcio de Tirremo kuniĝas kun la unuanima priplorado.”
Ni ĉiuj perdis neanstataŭigeblan batalanton por nia organizaĵo. Por ni, por ĉiuj, kiuj konis lin, ne estas imagebla ne plu aŭdi lian voĉon, aŭskulti liajnideojn, ne plu vidi lin sidi inter ni. Mi nun ne kapablas skribi pri la multegaj meritoj de Mario Dazzini. Li estis dum 12 jaroj apud kaj kun mi. Mia aflikto kaj funebro silentigas min… H.S.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 —
3
=
— paĝo 3 de la PDF —
La Kvara Internacia Konferenco pri adolto-edukado emfazas:
“la rajton lerni” por ĉiuj
Pli ol 800 delegitoj kunvenintaj el 122 Unesko-membro-ŝtatoj partoprenis la 4-an Internacian Konferencon, traktante adoltoedukadon. La konferencon organizis Unesko en sia oficiala sidejo en Parizo.
La Unua Konferenco okazis 1949 en Elsinore, Danlando, al kiu partoprenis 30 landoj, sed 60 landoj jam kunvenis en la Dua Konferenco 1960 en Montreal, kaj konstanta pliigo pruviĝis en Tokio 1972, kie partoprenis delegitoj el 79 landoj.
Dum dektaga debato (19.03 — 29.03) la delegitoj esprimis la saman opinion pri la prioritato de la adolto-edukado, t.e. kapabligi la adoltan homon pli efektive partopreni en la progreso de sia propra socio; plie helpi lin evoluigi sian personecon por malfermi al li la aktualajn socialajn kaj kulturajn demandojn. La konferenco konsideras tion por industriaj kaj evoluantaj landoj.
Deklaracie ĝi substrekas la “rajton lerni” ĉar tiu ĉi rajto garantias humanecan evoluadon. Lernado ne nur estas instrumento de ekonomiaj postuloj sed nekontestebla fundamenta homa rajto. La homo ne estu nura objekto de okaza kompatado sed subjekto, kreanta sian propran historion. En sia resumo de la rekomendoj la konferenco eksplikis gvidliniojn por la plia evoluado de adoltoedukado. Ĝi estas ĉefe interesata al celoj kaj politiko de adolta edukado, aplikado de transfero de konvenaj novaj teknologioj, trejnado de edukistoj, interesata al rilatoj inter adolta edukado kaj tradicia trejnado, pri analfabetismo kaj reanalfabetismo, pli bona internacia kunagado kaj al kontribuado kaj evoluado de adoltoedukado kaj interŝanĝado de informoj.
En Kanado ĉiu kvina adolto partoprenas pliklerigan kurson. En
26 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Svedujo ĉiu tria el la popolo inter 18 kaj 65 jaroj sekvas popularajn kursojn. En Japanio estas 70 90 de la laboranta popolo kursanoj kaj preskaŭ triono da virinoj. En Cinio 1 500 000 adoltoj partoprenis en lego-skribo-kursoj kaj la nombro de analfabetismo malaltiĝis al 23 9o en 1982. Du milionoj da adoltoj en Kenjo vizitis la pasintajn ses jarojn kursojn kaj en la nuna jaro estis inter ili 80 90 virinoj. En Sovet-Unio estis 4,1 milionoj da adoltoj kiuj partoprenis inter 1983/84 en kursoj aranĝitaj en 11 300 ejoj kaj 1,1 milionoj vizitas kurantajn vesperkursojn. Triono de la kuba popolo, t.e. sume 3.2 milionoj, partoprenas klerigajn kursojn. Meksiko sukcesis malaltigi la analfabetulojn de 16 al 12 9o inter 1980/1984. En Zimbabwe enskribis sin en kursoj por adoltoj 380 000 popolanoj, inter ili 60 9o da virinoj. Estas postulate de Unesko ellabori projekton pri evoluado de totala eduka sistemo. Multaj delegitoj formulis tion jene:
La baza provokado de la tempo. Urĝas koncentrigo de la organiza laboro: kreskigo de elementaj kapabloj kiel legado kaj skribado, virina edukado, ĝenerala edukado de la publiko, prizorgado de enmigrintoj kaj handikapitoj, kaj profesia trejnado de neglektitaj sekcioj. Internacia laborgrupo senprokraste ekdebatis kaj resone konstatis,” ke tiu ĉi projekto estas konsiderinda faktoro por komprenado kaj paco en la mondo. Pluraj delegitoj opiniis, ke regionaj kunagadoj pli prefere respondas al la postuloj; ili faciligas la interŝanĝon de informoj inter landoj spirite parencaj kaj similaj laŭ problemaro. La konferenco krome emfazis la neceson de sistema interŝanĝado de esploraj kaj eksperimentaj rezultoj pri spertoj en trejnado de edukaj instancoj, evoluprogramoj kaj instrua materialo; esploroj kaj eksperimentoj por evoluigi metodojn uzadi amaskomunikilojn kiel radio, televidilo kaj komputero. La novaj teknologioj promesas apartan helpon atingi edukajn celojn ĝenerale kaj aparte por adoltoj.
La konferenco ankaŭ aprezis la rolon de neregistaraj organizaĵoj kiel “neanstataŭigebla”. Reprezentitaj estis 59. Pluraj delegitoj postulis rektan helpon fare de Unesko kaj la membro-ŝtatoj, kiel facilan aliron al la multflankaj, intelektecaj helpfontoj kaj ties disponrajto.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 27
— paĝo 4 de la PDF —
Konkludante la rezultojn de la Konferenco, ĝia direktoro ĝenerala, s-ro M’Bow, deklaris, ke la partoprenintoj konsideris, ke “adoltoedukado ludas plenan rolon kiel faktoro en la demokratiigo de edukado kaj socio, kaj ĝi devas kontinue revivigi la farendaĵojn por la homa rajto.”
Parolante por Francujo, s-ro A. Gillette, direktoro en la eduka ministerio, diris ke estas grave por demonstri ke en la komplika kampo de adolto-edukado, kiel en aliaj kampoj, pozitiva kaj utila laboro por la internacia komunumo ne povus okazi sen Unesko. Li diris, ke la diskutoj evitis senfruktajn diskutojn, malfortigantaj la organizaĵojn kaj tiamaniere nur atingi negativan reputacion, kaj disponigi armilojn al tiuj por kiuj multflanka kooperativo estas malplena vorto. Estas nun la delegitoj kiuj kreu la realecon de progreso al kiu la konferenco konklude alvokas.
En la ferma ceremonio diferencaj regionoj prezentis emfaze siajn valorajn rezultojn. S-ino S. Khomenko, anstataŭa ministro pri edukado de la Ukraino, deklaris, ke la rezultoj de la diskutoj substrekas la neanstataŭigeblan rolon de Unesko, kooperative akceli la edukadon en la mondo. S-ro K. Shepadi, ministro pri edukado en Zambio, substrekis la absolutan sukceson de la konferenco, emfazante ke Unesko transvivu spite la konstantajn malfacilaĵojn. Ni ŝuldas dankon al nia politika kaj morala subtenanto. Por la bezonoj de edukado ni mobilizu materiajn kaj moralajn riĉecojn.
E.S.
28 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
La problemo de fremda lingvo en elementaj lernejoj
Pridiskuta dokumento de Wanda D’Addio kaj Giuliana Bertoni
Jenaj rimarkoj rilatas nur al la ekzameno de proponoj pri instruado de fremda lingvo en la «Programoj por la Elementa Lernejo», t.n. “Dokumento LEND”, pretigita de ministeria komisiono de Italio. Ili tute ne volas malgrandigi la gravecon de la tuta programaro por renovigi elementajn lernejojn en Italio, nek kritiki ĝian bazan orientiĝon, kiun ni aprobas kaj subtenas.
La ampleksa kaj detala artikulacio de la programo pri la itala lingvo, bone enkadrigita en la ĝenerala “Premiso”, trovas neniun logikan sekvon kaj neniun mencion en la programaro de la dua lingvo. Tiu ĉi ero ja aperas strange memstara sen iu ajn kunligo kun la aliaj partoj. Male oni povas pensi, ke la lernado de dua lingvo estis entenata en la programo de ia pli ĝenerala “lingva edukado” kaj almenaŭ konsiderata ĉefe en sia “formiga’ funkcio de interkompreniĝo kaj konscio de la diversaj aspektoj de la lingvo kaj de la evoluado de la kona kapableco. Tiu ĉi konsidero mankas komplete kaj tio, kion oni reliefigas, estas ĉefe la praktika kaj instrumentala karaktero de lernado de dua lingvo. Ĉio tio estas des pli grava se oni pensas pri la ampleksa debato okazinta en Italio, precipe dum la lastaj tempoj, pri la problemoj kaj aspektoj de lingvoedukado de la baza ĝis la supera lernejo, kun sekva insisto pri la “transverseco” de la lingvo en la lerneja programo.
Kontraŭe al la programo por la itala lingvo, la parto kiu rilatas al dua lingvo estas malmulte pritraktata kaj konsistas nur en ĝeneralaj asertoj. La indikitaj celoj estas “nuligitaj” je ĝenerala kapablo de “interkompreniĝo kaj buŝa komunikado en la dua lingvo en situacioj rilatantaj kun konkretaj spertoj de ĉiutaga vivo” — celo, kiun oni povus fiksi tiel senkonsidere por diversaj lernoniveloj kaj kiu
[PR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 29
— paĝo 5 de la PDF —
per si mem havas malmultan signifon se oni ne analizas ĝin laŭ pli
precizaj parametroj de socia kaj psikolingvistika tipo. Ankaŭ la
didaktikaj notoj ne multe helpas klarigi la kadron, kiu daŭre restas malklara. Krom la danĝera konfuzo inter metodo kaj teknikoj, kiu tute trapenetras ĉi tiun parton, evidentiĝas kelkaj kontraŭdiroj.
Oni insistas specife por akiri konsiderindan leksikonan trezoron (ĉu
aktive? ĉu pasive? de kia tipo?) por enŝovi ĝin en “facilajn firmajn
strukturojn” (?) kaj oni ignoras komplete ĉiun ajn konsideron pri
“funkcio” de la lernenda lingvo: celoj por kiuj oni uzas ĝin, tipoj de
lernolibroj, aktivecoj. Ankaŭ se fine oni asertas, ke “en tiu ĉi senco . la infano studas alian lingvon nur lernante ĝian uzon kiel
interkomprenilon kaj komunikilon”.
Tiamaniere la lernado de la itala kaj de dua lingvo ŝajnas tute mal-
unuigita kaj tio per si mem estas kontraŭdiro al la koncepto de
lingva edukado; des pli danĝera se oni konsideras la daŭrigon de la baza lernejo pri kiu oni insistas en la “Premiso”. Sed granda parto de la celoj kaj enhavoj indikataj por la itala lingvo taŭgeblus por la dua lingvo, ankaŭ se adaptitaj per fazoj kaj mezuroj. Ekzemple oni
konsideru la lastajn kvin punktojn de $ b [“Celoj kaj Enhavoj I”]
kiuj povus esti utila punkto kunliga inter la gepatra kaj fremda
lingvoj:
– prikonsideri la vortsignifojn kaj iliajn interrilatojn (simileco kaj malsimileco, signifonuancoj, transiro de ĝeneralo al specifo, ktp) kaj inverse;
— akiri la signifon de ne konata vorto rezonante pri la simpla kunteksto, kiu entenas ĝin;
— rimarki en la interno de kuntekstoj kelkajn elementajn konkordancojn inter vortoj, organizante pograde tiajn rimarkojn en morfologiaj skemoj (fleksioj, modifoj, ktp);
— identigi per pensado pri la uzo de la lingvo (buŝe kaj skribe) la fundamentajn sintaksajn strukturojn;
-— apliki la naturan scivolemon pri vorto al la vorthistorio, ĉefe por
ilia ŝanĝo en la signifo, ankaŭ por vortoj devenantaj de fremdaj lingvoj.
30 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Oni devas kompreni, ke inter lingvo 1 kaj lingvo 2 ne povas ekzisti hiato en la lerneja programo. Fakte, kiel dua lingvo povas kaj devas kontribui al konscio pri la lingva fenomeno kaj ĝiaj karakterizoj kaj rolo, tiel la gepatra lingvo kaj ĝiaj fakoj devas nepre esti la bazo de spertoj per kiu la infano startas por lerni alian lingvon. Mallonge, la infano devos starti de tio, kion ĝi jam konas de la lingvo kaj de tio, kion ĝi kapablas fari per la lingvo, kaj tio ne estas malmulte. Grave estas konsciigi infanojn pri tiaj iliaj konoj kaj kapabloj, kiuj estos la necesa fundamento por labori per alia lingvo. Sen tio ne povas ekzisti lingvo-lernado solida kaj formiganta.
Pri la enkonduko de fremda lingvo en niajn elementajn lernejojn, ekestas gravaj problemoj, pri kiuj ni volas pensi kaj esprimi nian opinion. Laŭ oficiala enketo okazinta je 22-06-1982, ĉe 46,77 9o el la italaj familioj oni parolas nur kaj ĉiam dialekton, ĉe 23,9 99 oni parolas alterne la italan kaj dialekton kaj nur ĉe 29,4 $o el la familioj oni parolas ĉiam la italan lingvon. Tiuj ĉi ciferoj estas rimarkindaj kaj indikas la prioritaton en la lingvo-instruado en bazaj lernejoj, ĉefe dum la unuaj jaroj. Se ni volas respekti vere la identecon, lingvan kaj kulturan, de la instruada starto kaj gvidi progresive la infanon al konsciiĝo pri la vasta komunika valoro de nacia lingvo, la laboro farenda en la unuaj lernojaroj estas tiel devontiga kaj profunda — kaj la programoj preparitaj de la Komisiono, en la parto rilatanta al la programoj pri la itala lingvo, atestas tion — ke ĝi ne lasas multan interspacon por ĝeneraligita enigo de alia lingvo.
Ŝajnas ja ne oportune ke tion, kion oni ne proponas en tia formo — nome en la tuta baza lernejo, ekde la unuaj jaroj — en neniu alia eŭropa lando, oni enkonduku subite en Italion, kiu havas lingvajn problemojn internajn tiel kompleksajn kiel memiu alia lando de Eŭropo. En la teksto de la programoj oni parolas eksplicite pri “kvin jaroj” de elementa lernejo, tio estas pri enkonduko de fremda lingvo ekde la unua jaro, por sesjaruloj. Bonvolu pensi konkrete pri niaj tiom aĝaj geknaboj, ĉefe pri tiuj, kiuj en la antaŭurboj estas okupitaj per aroj da enmigrintoj, parolantaj multajn dialektojn, kaj alfrontas unuafoje kontakton kun la nacia itala lingvo. Bonvolu konsideri ankaŭ kio povas okazi en la klasoj de la unua elementa lernejo.
Favora argumento por frua enkonduko de fremda lingvo tamen
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 31
— paĝo 6 de la PDF —
estas tiu ke evi sia infaneco la infano lernas plej facile, kaj la komprenon pri la naturo kaj dinamiko de la nacia lingvo faciligas ĝian Kontakton kun alia lingvosistemo. Ni bone scias, ke pri tiu ĉi punkto — la frua dulingvisma fenomeno — ekzistas inter la fakuloj malsimilaj pozicioj. Ni ne volas pro tio eniri la kernon de la problemo kaj ni respektas la supre menciitan pozicion. Ni havas vere neniun principan kontraŭdiron al instruado de fremda lingvo; niaj Kritikoj rilatas nur al ties maloportuneco en la nuntempa situacio. Tio kio interesas al ni estas: al kio utilas, antaŭ ĉio, en la kadro de lingva edukado, fari tion en la unuaj jaroj de lernado? Certe al akiro de la itala lingvo en la plej granda diverseco de ĝiaj uzoj — kompreneble samnivele kun la sperto de la aĝo dum kiu okazas la lernado — kaj tio samtempe kun la protektado de la kulturaj kaj kondutaj elementoj enkondukitaj de la lingvo uzata en la familio. La enkonduko de fremda lingvo ŝajnas pli akceptebla kiam (kaj nur kiam) la gepatra lingvo estas la itala, ĉar tiam do ni havus dulingvajn sistemojn en la sama subjekto. Sed kiam — kaj kiel ni vidis tiu ĉi estas la plej ofta kazo — la sistemoj en la subjekto estas tri kaj ofte en kondiĉoj de kultura landinterno limigita kaj deprimita, la altrudo de tria lingva sistemo ŝajnas prezenti grandajn malfacilaĵojn.
Alia grava problemo: kiu instruos tiun ĉi fremdan lingvon? Kie ni trovos la instruistojn preparitaj por tiu ĉi aĝonivelo, kapablaj kompreni la problemojn de lernado ligitajn al spertoj de interpersonaj rilatoj, de komunikado kaj interŝanĝado — inter geknaboj, inter geknaboj kaj instruisto, inter lerneja kaj familia vivetosoj — tre delikataj kaj decidaj por la estonta intermeto en la kolektivan vivon kaj por la sinteno en la socia realaĵo, kiuj instruistoj konas tiel bone la du lingvajn sistemojn (en la feliĉa kazo de nur du) kaj kapablas tiel bone gradigi sian instruadon, evitante ne nur la interferojn inter dialekto kaj norma lingvo (lingvo 1/lingvo 2) sed favorante la tutan lingvan formiĝon?
La danĝero estas: konstati amasan kaj ne kontrolitan transdonon de ne enlistigitaj instruistoj aŭ ekstraj de la mezgradaj kaj superaj lernejoj al la elementaj, kaj tio ne povos ne kaŭzi seriozajn difektojn pro la malsimila prezento de la problemoj por lingva
instruado en aĝoklasoj havantaj tiel malsimilajn postulojn pri komunikado.
32 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
En la kazo ke oni volus utiligi tipe elementajn instruistojn la problemo estas: kiu preparos tiujn elementajn instruistojn kaj kiamaniere oni povos prepari tiel altan kvanton da elementaj instruistoj, en ambaŭ kazoj? Ankaŭ se ni ne havus aliajn kialojn de maltrankvilo. tiu de la manko de instruistoj bone preparitaj kaj de taŭgaj strukturoj (aferoj, kiuj kostas multe kaj postulas multan tempon) estus de si mem sufiĉa por malkonsili alfronti la problemon prezentitan en la teksto de la programoj.
Plej grandan maltrankvilon kreas en ni la “sugesto” kiu en la tuteco de la teksto aperas kiel forta premo por unu nura lingvo por Ĉiuj, nome por la angla lingvo “kiam ne ekzistas aliaj indikoj de prefero” — laŭ la klarigoj je fino de la paragrafo, en la italaj landlimaj regionoj.
Tiu ĉi elekto de masiva unulingvismo donas zorgojn laŭ diversaj vidpunktoj kaj povas en neniu kazo limiĝi al la defendo de la laboro por instruistoj pri lingvoj, kiuj fariĝus ĉiuj aŭtomate “minoritataj”, nek povas limiĝi al la defendado de tiu ĉi aŭ tiu alia kulturo ligita al tiu ĉi aŭ tiu alia lingvo — ankaŭ se la malapero de lernado de lingvoj, kiuj havis kaj havas tiel grandan gravecon en la eŭropa kunteksto, ŝajnas al ni ege danĝera. Estas ja granda kontraŭ diro eĉ en la teksto de la dokumento, inter la asertoj fundamentaj rilatantaj al la utilo de frua instruado de fremda lingvo — asertoj kiuj baziĝas sur agnosko de la formiga kaj kultura valoroj per akiro de dua lingva sistemo — kaj la instrumentala karaktero de la argumentoj favore al ĝenerala elekto de la angla lingvo sola. Ja, unue Oni asertas ke lernado de L 2 havas kiel celojn: “1) permesi al la infano komuniki per lingvo malsimila al sia propra; 2) helpi kaj riĉigi ĝian intelektan evoluon, prezentante alian organizilon de la scioj; 3) krei la necesajn premisojn por ke ĝi atingu internacian nivelon de informado kaj spertoj; 4) instigi ĝin per tiu lingva instrumento al kompreno por aliaj kulturoj.” Kaj oni donas tiucele pedagogiajn pravigojn, kiujn oni povas rekoni en ĉiu ajn lingvo, ne nur en la angla! Poste, por rekomendi ĝuste la anglan lingvon, oni prezentas male utilecajn motivojn kiaj: “lingvo peranta, kiu proponas pli oftajn okazaĵojn”, “ĝenerala aplikado en la amaskomunikiloj, en internaciaj interŝanĝoj kaj en la teknologia kampo”, “kun specifa aludo al la lingvo de la komputiloj”, kiu lasta argumento estas evidente plena sensencaĵo, ĉar kalkuliloj registras ĉiun ajn lingvon,
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 33
— paĝo 7 de la PDF —
kiun oni enmetas en ilin, tiel planitajn kiel naturajn.
Oni bonvolu pensi ankaŭ pri la konsekvencoj de tia propono, se Oni adoptus ĝin serioze kaj ekskluzive por la angla lingvo. Ni antaŭsentas la danĝeron de reduktita optiko en la lernado de tiu ĉi ununura lingvo; la danĝeron vidi ĝin limigita en siaj propraj valoro kaj uzo, malriĉigita en sia kapablo transdoni kulturon kaj civilizon akiritajn historie en la tempo, la danĝeron vidi ĝin eliri el la eŭropa kultura kunteksto, por la celoj, kiujn oni atribuas al ĝia instruado per formo abstrakta kaj neŭtra, ligitaj al strikte teknologia kadro kaj sur la efemera bazo de ĝia nuntempa utiligado.
Ni havas zorgojn ankaŭ ĉar ĝenerala instruado de la angla lingvo en elementaj lernejoj, kunportante daŭrigon same ĝeneralan en mezgradaj lernejoj, alportus fatale ĝian anstataŭigon per alia lingvo en la superaj mezgradaj lernejoj — ĉar ne eblus pensi pri studado dum dektri jaroj de la ĉiam sama lingvo en lerneja kunteksto — kaj tio en tempo kiam la karakterizo ankaŭ utileca kaj specifa de fremda lingvo havus pli grandan gravecon por gejunuloj starantaj antaŭ elekto de sia profesio.
Por la aliaj lingvoj, ĉefe por tiuj, kiuj okupis ĝis antaŭ dek jaroj “fortan’ pozicion aŭ estis sufiĉe disvastigitaj en niaj lernejoj, okazus tiel kompleta nuligo. Tio okazus ĉefe en la baza lernejo, kiam la formiga valoro de fremdaj lingvoj, ankoraŭ ne ligita al instrumentalaj motivigoj, permesus utiligon de granda kultura valenco, kiel riĉigo de pluraj komunikiloj kaj spertoj de aliaj civilizoj entenataj en la eŭropa kunteksto
Okazus malriĉigo kaj niveligo kultura por tuta nia lerneja sistemo, kiu bazas sian demokratan kaj dinamikan karakteron ĝuste sur la diverseco de kulturaj kontribuoj, certigitaj almenaŭ en principo eĉ se ne ĉiam realigitaj en didaktika praktiko.
La grupo LEND konstante defendas koheran pozicion de multlingvismo, precize pro formigaj kaj kulturaj kaŭzoj kaj pro la kohere demokrata sinteno de respekto por ĉiuj popoloj kaj kulturoj, de paca kunvivado kun la diversaj formoj de civilizo, kiuj en la lingvo kaj en la lingvoj trovas sian realiĝon. Alfronte al la danĝeroj de “solvo”, kiu sub pluraj aspektoj ŝajnas al ni demagogia kaj improvizita, ni ne povas ne esprimi nian proteston kaj alarmon.
Tradukis Prof. Mario Dazzini
34 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Kion pensas S-ro Versteegh pri Esperanto?
“Sinjoro Samideano”
En Hungara Vivo 1984/4 aperis artikolo de Kees Versteegh el la Universitato de Nijmegen (Nederlando), pritraktanta lian viziton al la “Kvina Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj” en Sŭmeg (Hungario). La artikolo de tiu specialisto pri arabaj lingvoj, kiu nun, konekse kun sia fako, okupiĝas ankaŭ pri piĝinaj kaj kreolaj lingvoj, transpaŝas la pure lingvistikan terenon kaj tuŝas la vitale impetan problemon de la ekzistorajto de nia Lingvo Internacia. De la rajto, por kiu ankaŭ ni, uzantoj de Esperanto, iam rezervas dubojn. Tiaj duboj, kiaj gvidas al esploroj pri la fundamentaj motivoj de nia engaĝiĝo, estas laŭdindaj; male tiaj duboj, kiaj kaŭzas enfermiĝon en nian ŝatatan hobian objekton kaj elvokas malkuraĝon defendi nian lingvon kiel socie plene egalrajtan fenomenon, estas evitendaj. Ni danku Sinjoron Versteegh, ke li ne praktikas la kutiman mikson de du aferoj: la principan rajton, paroli nian lingvon sen intenca diskriminado, kun la rajto vastigi ideojn kaj celojn de la Esperantomovado. Do, ankaŭ ni, simplaj uzantoj de Esperanto kuraĝu prezenti la problemaron el nia vidpunkto.
Enkonduke mi volas antaŭmencii mian konjekton, ke la observado de interlingvistikaj fenomenoj suferas ankoraŭ pro fortaj trajtoj de subjektiveco. La aŭtoro pravas: mankas sistemaj studoj. Interlingvistiko estas ankoraŭ tre juna scienca branĉo, ne transpaŝis ankoraŭ la sojlon de hazardaj, neerudiciaj esplorprovoj. Ni ne devas tiom ofte humiliĝi, senti nin nerajtigitaj antaŭ — iam tro akraj — refutoj de kelkaj lingvistoj. La tradukinto de la artikolo, Jozsef Kiss-Horvath, en la antaŭparolo nin atentigas pri la utilo “pense kaj mense revui, eventuale revizii iujn niajn cementiĝintajn, eble rustiĝintajn konceptojn…” Sed ankaŭ la sciencistoj sufiĉe ofte suferas pro rustiĝintaj aŭ false argumentitaj konceptoj, speciale, kiam ili entreprenas aventurajn elpaŝojn el sia limigita esplortereno an aliajn, interbranĉajn aŭ en ankoraŭ ne precize kodigitajn fakojn.
[PR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 35
— paĝo 8 de la PDF —
Kiom da antagonismaj lingvosciencaj hipotezoj jam profetis neeblon aŭ neprodukteblon de planlingvo! Kaj fine: nura scienco neniam plene prezentos la signifon kaj enhavon de lingvo. Lingvo estas la vivo mem; ĝi kovras ĉiujn ties faldojn; ĝi estas ankaŭ arto. Kiom da pensantaj vivuloj ekzistas, tiom da vivfilozofioj povas ankaŭ ekzisti — kaj ankaŭ tiom da lingvaj teorioj. La aŭtoro asertas, ke Esperanto estis ĉiam fenomeno eksterlingvistika. Lingvistoj — kaj kelkaj esperantistoj — plue malplivalorigu nian lingvon per la epitetoj “artefarita, nenatura”, ni tamen ne humiliĝu pro tio scio,
ke ni tute nature kaj plenvive uzas ĉi tiun fajnan ilon, en kiu la artefariteco povas prezentiĝi nur en forigo de neregulaĵoj kaj en kon-
sekvenca planado de ĝia plua evoluo. La aŭtoro mem malakordas kun sia klasifiko de Esperanto, kiam li post nur kelktaga restado inter junaj denaskaj esperantistoj en Sŭmeg malkaŝas sian admiron pri ilia kapableco interrilati lingve — kaj socie.
Tiun alian, ne lingvistikan aliron al Esperanto, Sinjoro Versteegh prezentas kiel “konstruantoj de nova socio”. Li, hazarda spektinto de unu sceneto el esperantista vivo, tiel forte apogas unu el la du konstante diskutataj kaj disputataj kontraŭaj konceptoj: ĉu ni vidu en Esperanto nur lingvon aŭ unuavice ideon? Sed li nekonvinke asertas, ke Esperanto ne ofertas lingvan esprimeblon por sociaj, etnaj aŭ religiaj diferencoj, ĉar liaopinie pri tiaj diferencoj esperantistoj ne zorgas. Li estas skeptika rilate al eblo ŝanĝi la homon. Ni preterlasu kredon pri ŝanĝeblo aŭ neŝanĝeblo de la homa naturo, sed ni ĉi-tiutilate memoru, ke eĉ hazarda observanto de esperantista medio estas forte impresita de la specifa, kaj ni ne timu diri alta, kultura nivelo de nia medio. Tiu ĉi fakto bezonus multargumente disvolvitan konceptadon kaj rezonadon.
Ni danku al la aŭtoro pro lia intereso pri Esperanto, kaj ni ne devas honti pro la konjektata malintereso de aliaj lingvistoj pri Esperanto. Mi kuraĝas veti, ke percenta komparo de la lingvistika intereso pri Esperanto-parolantaro kun tiu pri alia unu-dumiliona parolantaro ne rezultus malfavore por nia Lingvo Internacia. La kvanton da indiferentaj lingvistoj, iam formikiĝinte esplorantaj en siaj provtubaj sferoj, certe kontraŭpezas interlingvistikaj fakuloj, ĉu el esperantista medio aŭ ne. Sed eĉ ne de ĉiu fakularo ni atendu solvon por niaj problemoj, kiuj estas iom pli ol pure lingvosciencaj
36 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
problemoj; ili estas problemoj de la vivo ĝenerale, do ankaŭ psikologiaj, sociologiaj, eĉ noetikaj problemoj. Ni do provoku ankaŭ aliajn sciencistojn prilumi la problemaron el iliaj vidpunktoj. Revene al la terminoj piĝinado kaj kreoliĝado, la unua termino estas komprenebla, ĉar Piĝino estas lingvo. Sed kreolo ne estas lingvo, sed homo, kaj sub kreoliĝado mi komprenas “fariĝado kreolo”, do asimiliĝado de ekzemple eŭropano en alia mondparto, speciale. en neevoluita nacio. Ankaŭ la esprimo redundanco, ne troviĝanta en PIV, devus esti klarigita piednote.
Malaltvalorigon de Esperanto la aŭtoro apogas ankaŭ per aserto, ke en Esperanto ne ekzistas blasfemado. Jes, ekzistas, kvankam ĝia skalo estas ankoraŭ malvasta. Sed se Esperanton ellernos ankaŭ ŝtelistoj, rabistoj, teroristoj, vagabondoj, tiam ĝia skalo rapide vastiĝos. Ni ja povas facile interkonsiliĝi, ke la variebla leksikona riĉeco ne povas esti ĉefa objekto de niaj esploroj pri lingvaj karakterizaĵoj. Kernan signifon havas intereso de la aŭtoro pri ebleco de disdialektiĝo. Tio postulus profundan pristudon. Piĝinado de kulture neevoluintaj homgrupoj kaj de infanoj ne povas liveri taŭgan studmaterialon. Preferinde estus kompari reciprokajn influojn de kulture evoluintaj lingvoj. Funkcio de lingvo en teknike evoluinta socisistemo de estonteco disponigos al ni vastan terenon por esploro. Analogio ĉi tie ne helpas, ĉar okazos profundaj ŝanĝiĝoj de kvalito.
Se vi deziras diskuti aŭ respondi koncerne tiun ĉi artikolon, bonvolu skribi al IPR. Ni plusendos vian leteron.
Kion vi faras kun lernmalfortaj infanoj?
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 37
— paĝo 9 de la PDF —
La loko de idiotismoj en Esperanto
Bernard Golden
En Plena Ilustrita Vortaro (PIV) “idiotismo” estas difinita jene: “nelogika aparta vortkonstruo, propra al iu lingvo sed ne al aliaj”. En nova Esperanto-lernolibro por angleparolantoj (Esperanto — The International Language de W.J. Downes), la aŭtoro asertas, ke Esperanto ne havas idiotismojn (pĝ. 7) kaj ankaŭ, ke idiotismoj havas neniun lokon en Esperanto (pĝ. 104).
Ne nur mi, sed ankaŭ d-ro Zamenhof malsamopinias kun s-ro Downes rilate la rolon de idiotismoj en Esperanto. Kelkaj citaĵoj el verkoj de la aŭtoro de Esperanto montros sen ombro de dubo lian sintenon pri tiu ĉi demando. En letero sendita al Louis Couturat en 1905 Zamenhof skribis la sekvajn vortojn:
“Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laŭ mia opinio ni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni, kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel “esperantismo”, se ĝi nur estos komune akceptita.”
Du Lingvaj Respondoj ripetas la larĝan vidpunkton de Zamenhof pri idiotismoj kadre de la demando pri la Esperanta stilo. En 1906 li skribis jene:
“Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza; sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj, ĉar ili fariĝis parto de la lingvo.” (Lingva Respondo 149, 6-a eldono, 1962).
3N — 1985 -— [PR-Internacia Pedagogia Revuo
En Lingva Respondo publikigita la sekvan jaron, Zamenhof komentis pri la problemo traduki idiotismojn el aliaj lingvoj en Esperanton.
“Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesaĵon, ni devas kompreneble eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia; sed tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi, ni devas peni en tiu aŭ alia maniero nepre traduki, sed ne simple eviti ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne plaĉos al la legantoj aŭ ne ĉiuj ĝin tuj bone komprenos. … ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.” (Lingva Respondo 150, 6-a eldono, 1962.)
Ni aŭskultu ankoraŭ unu voĉon pri tiu ĉi temo. En apendico de sia romano La Litomiŝla Tombejo Karolo Piĉ prezentas plurajn pensinstigajn ideojn pri lingvo kaj stilo en eseo titolita “La romano kaj ĝiaj lingvaj problemoj”. Piĉ pledas por pli viva kaj riĉa lingvo kaj pli fleksebla stilo. Tri frazoj estas citindaj.
“La esperanta romano urĝe bezonas koncizan kaj elastan konversacian stilon, tiun stilon, kiu regas en normalaj interparoloj kaj hejmaj babiloj, kaj kiu diametre diferencas al la mucida lingvaĵo, kiu ŝimas en lernolibroj.” (pĝ. 247).
“La parola lingvo estas kurioza miksaĵo de skrupula precizemo kaj de facilanima, serzorga, iam preskaŭ fola leĝero.” (pe. 248)
“Car la beletra romana sublingvo prezentas nur ĉiel privatan pure individuan parolmanieron de ĉiel privataj kaj individuaj romanaj roluloj, kiuj povas erari kaj kiuj fakte eĉ eraras, ne esprimante sin ĉiam tute ĝuste kaj korekte. Sed jen kaj jen ili, forsin, uzas eĉ parolturnojn kaj terminojn, kiujn la legantoj
„trovos imitindaj kaj utilaj.” (pĝ. 250)
Cu tie ĉi ne aŭdiĝas eĥoj de la zamenhofa vortoj de antaŭ pli ol sep jardekoj: “pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva”? Ĉio ĉi rilatas al la lernolibro de s-ro Downes. En la ekzercoj troviĝas ĝuste tiu “mucida lingvaĵo”, kiun Piĉ malestimas, ĝuste tiaj “enuige pezaj” kunmetaĵoj de vortoj,
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 39
— paĝo 10 de la PDF —
kiujn ankaŭ Zamenhof kondamnis! Miaopinie lernantoj pli rapide lernus la Internacian Lingvon, se en lernolibro, anstataŭ serioj da frazoj por de- kaj altraduko, estus interesaj legaĵoj verkitaj en viva lingvaĵo kaj eble spicitaj ie kaj tie per kelkaj verdaj idiotismoj aŭ esperantismoj. Kaj la plej bonaj legaĵoj por elementa lernilo certe estas tiuj en la formo de dialogoj aŭ konversacioj.
INTERNACIAJ KONFERENCOJ DE I.L.E.I.
l — 1963 — Beograd (Jugoslavio) (28/7-1/8)
2 — 1966 — Graz (Aŭstrio) (23-28/7)
3 — 1969 — Dipoli Helsinki (Finnlando ) (3-4/8)
4 — 1970 — Maribor (Jugoslavio) (28-31/7)
5 — 1971 — Londono (Britujo) (3-8/8)
6 — 1972 — Budapest (Hungarujo) (18-23/7)
7 — 1973 — Maribor (Jugoslavio) (21-27/7) Elekto de la estraro
8 — 1974 — Sonnenberg (Germanio) (17-26/7)
9 — 1975 — Humlebeck (Danlando) 7 (18-25/7)
10 — 1976 — San Marino (Rep. San Marino) (23-29/7) Elekto de la estraro
11 — 1977 — Luksemburgo (Luksemburgio) (14-24/7)
12 — 1978 — Gorizia (Italia) (19-27/7)
13 — 1979 — Locarno (Svislando ) (20-27/7) 163 delegitoj el 5 kontin. Elekto de la estraro.
14 — 1980 — Malto (24/7-1/8) 62 delegitoj el 9 landoj
15 — 1981 — G6d6llo (Hungario) (11-21/7) 161 delegitoj el 15 landoj
16 — 1982 — Seiano (ltalio) (15-24/7) 87 delegitoj el 10 landoj Elekto de la estraro.
17 — 1983 — Sintra (Portugalujo) ‘ (14-22/7) 53 delegitoj el 14 landoj
18 — 1984. — Skofja Loka (Jugoslavio) (14-21/8) 102 delegitoj el 11 landoj
19 — 1985 — Kungilv (Svedujo.) (22-29/7)
Elekto de la estraro.
IPR deziras ankoraŭ ĉiam novan redaktoron.
40 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Kion lernas germanaj gelernantoj pri la bilanco de la Dua Mondmilito?
H. Sonnabend
(El La vojaĝo en la pasintecon, de Hans Ebeling)
Jen la listo de mortintoj kaj vunditoj de la Dua Mondmilito:
Landoj kaj Viktimoj Soldatoj Civitanoj Entute Germana Regno (limoj de 1937) 3.760 000 2 060 000 5820 000 Germanaj setlejoj 380 000 1020 000 1400 000 Aŭstrujo 170 000 24 000 194 000 Italujo 390 000 166 000 556 000 Okcidentaj aliancanoj (sen Usono) 610 000 690 000 1300 000 Orientaj kaj Sudorienta Eŭropo (sen Polujo) 680 000 3810 000 4490 000 “ Polujo 320 000 4200 000 4 520 000 Sovet-Unio 13600 000 6700 000 20 300 000 Usono 29000 = | ——— 229 000 Japanujo 1200 000 5 400 000 11800 000 Perdiĝintoj. probable mortaj 3000 000 Vunditoj 35 000 000
La materia damaĝo estis senlime granda. La plej grandan damaĝon en Eŭropo suferis Sovet-Unio, kies tuta oriento estis vaste detruita: neniigo de pli ol 1700 urboj, 70 000 vilaĝoj kaj 32 000 industriejoj.
Tra Francujo, Belgujo, kaj Luksemburgio dufoje iris detruega milito. En Nederlando subakviĝis grandaj terenoj sub la marnivelo, post kiam oni dum la lastaj bataladoj malfermis la digojn. Norvegujo, Danlando kaj Finnlando estis ekonomie elĉerpitaj; Polujo terure dezertigita. Italujo estis post la invadaj bataloj de la aliancanoj tiel detruita, ke ĝi estis je la fino de sia ekonomia forto. En Grekujo regis peniga malsat-mizero. En Hungarujo kaj Bulgarujo disrompiĝis la tuta ŝtata strukturo kaj ekonomio. Same en sudorienta Azio — kaŭze de japania okupado kaj usona rekonkerado
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 41
— paĝo 11 de la PDF —
— vastegaj regionoj suferis pro la detruoj kaj la prema mizero. En preskaŭ ĉiuj regionoj, tuŝitaj de la milito, regis malsatado. Mankis loĝejoj. nutraĵoj kaj vivnecesaj rimedoj.
” Eldonejo Westerman, Braunschweig, FRG
Novaj klopodoj pri popolara paco
Ĉiufoje post neniiga mondmilito kreskis la sopirego al eterna paco, kaj ke interkonsenta ligo inter la popoloj malhelpu estontece ripetadon de tiaj katastrofoj. Por tiu celo fondiĝis post la Unua Mondmilito. je instigo de la usona prezidento Wilson, la Ligo de Popoloj. Kaj je la fino de la Dua Mondmilito, ree je sugesto de Usono, oni fondis la Unuiĝintajn Naciojn (UNO).
En 1945 solene deklaris 51 nacioj en ĝia sino: “Ni, la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj, estas firme deciditaj, savi la venontan generacion antaŭ la skurĝo de milito, kiu dum nia vivotempo alportis neelteneblan mizeron.”
Nuntempe apartenas preskaŭ ĉiuj nacioj al tiu UNO, ekzemple ankaŭ la Germana Demokrata Respubliko kaj la Federacia Respubliko Germanio. La decida instanco de UNO estas, krom la Ĝenerala Asembleo, la Monda Sekureco-Konsilantaro. Ĝi konsistas el kvin “konstantaj” membroj: Usono, Sovet-Unio, Grand- Britujo, Francujo kaj Ĉinio. Plue apartenas al ĝi dek nekonstantaj membroj, alelektitaj de la Ĝenerala Asembleo por du jaroj. Sovet-Unio dependigis sian membrecon de la kondiĉo, ke ĉe gravaj decidoj estu unuanimeco inter la kvin konstantaj membroj. Ĉiu el la kvin membroj tial rajtas nuligi la decidon de la aliaj, nome per vetoo. Tiu ĉi rezervo originis en la profunda malfido de Sovet-Unio kontraŭ la aliaj ŝtatoj. En la sekva tempo evidentiĝis la amasiĝintaj vetooj de sovetaj delegitoj — 90-foje (!) inter 1945 kaj 1960 — kiel granda obstaklo por fari gravajn decidojn fare de UNO.
42 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
La disfalo en du potencaj blokoj
Tre baldaŭ post la militfino ekestis inter la venkintaj grandpotencoj — Sovet-Unio je unu flanko kaj la okcidentaj aliancanoj (precipe Usono) je la alia flanko — ĉiam pli fortaj malakordoj. La kaŭzo estis la ĉiam pli senkaŝa potenc- kaj ekspansi-strebado de Sovet- Unio. al kiu la okcidentaj ŝtatoj provis rezisti. La venko pri hitleraj armeoj permesis al la Ruĝa Armeo transpaŝi la frontlinion de Elbo- Saalo-Danubo. La rusaj okupantoj starigis en Bulgarujo, Rumanujo, Polujo kaj Hungarujo komunismajn registarojn tute de Sovet-Unio dependaj. Ankaŭ en la soveta okupita zono de Germanio. la hodiaŭa GDR, plenumiĝis tiu ĉi evoluo, kaj en Ĉeĥoslovakio komunisma puĉo realigis la samon. Sole Jugoslavio, sub gvidado de prezidento Tito, sukcesis stiri propranacian vojon komunisman, sendepende de Stalin.
Pro tiuj ĉi okupacioj fiaskis ĉiuj malarmadaj intencoj, proklamitaj tuj post la Dua Mondmilito. Ambaŭ potencoj eĉ komencis novan sinarmadon, pli amplekse ol iam antaŭe. Oni nun produktis precipe atombombojn kaj raketajn armilojn. Kvar jarojn post Hiroŝimo okazis prov-eksplodo de la unua soveta atombombo. En 1952 eksplodis la unua hidrogen-bombo usona, ankoraŭ multe pli neniiga ol la “kutima”, sed jam unu jaron poste la rusa. La angloj siavice fabrikis tiajn bomibojn kaj sukcese testis ilin, kio igis la francojn fari same. Jam eklaboris ankaŭ kolor-haŭtaj popoloj je produktado de tiuj ĉi teruraj armiloj. Jam en 1964 Ĉinio posedis propran A- bombon kaj en 1969 H-bombon.
Paralele evoluis raketoj por transporti tiajn bombojn, kies atingokapablo fariĝis eĉ interkontinenta. Ili estas do grandegaj, malproksimen stirataj, senpilotaj pafaĵoj, kiuj kapablas rekte flugi de unu kontinento al alia, per neimagebla rapideco. Neniu angulo de la tero ankoraŭ estas sekura kontraŭ ili. Aktuale pezpreme pendadas super la tuta homaro la minacego de atombomba pereigo.
En tiu vetarmado partoprenas ankaŭ mondvastaj aliancoj de Usono
kaj Sovet-Unio: vasta unuiĝado de ŝtatoj sub la flago de nura memdefendado.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 43
— paĝo 12 de la PDF —
Je okcidenta flanko establis sin NATO (North Atlantic Treaty Organization) en kiu ligiĝis en 1949 la ŝtatoj ĉirkaŭ Norda Atlantiko: Usono, Kanado, kaj plimulto el la landoj de Okcidenta Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio membriĝis en 1955 kaj jam tuj militisme kunlaboris. Usono prenis la gvidan rolon interne de tiu organizaĵo, sed ankaŭ en la ankoraŭ ne komunisma mondo. Sub la prezidentoj Truman kaj Eisenhower, ĝi formis en tiuj ceteraj mondpartoj defendpretajn aliancojn plane ĉirkaŭ Sovet-Unio, ekzemple la Sudorientan Pakton (SEATO) en 1954.
Ekde la komenciĝo de nia dudeka jarcento Usono evoluis al la plej forta ekonomia potenco de la tero. Ĝi produktas preskaŭ 40 90 de ĉiuj industriaĵoj en la mondo. Triono de ĉiuj (?) aŭtomobiloj estas produktataj en Usono. Preskaŭ la duono de ĉiuj telefonoj en la mondo troviĝas en la oficejoj kaj loĝejoj de usonaj civitanoj. Rilate televidajn aparatojn la usonanoj posedas du kvinonojn de la monda totalo. Ankaŭ la salajroj de usonaj faklaboristoj atingis la pinton de ĉiuj tabeloj. Usono estas tiel hodiaŭ la plej riĉa lando en la mondo.
Sed ne ĉiuj homoj en Usono apartenas al la riĉa klaso. Apud nube altaj domegoj kaj gigantaj butikumadaj centroj, oni renkontas mizeraĉajn kvartalojn, kies loĝantoj estas plimulte negroj. Ni ja memoru ke oni kaptis kaj deportis iliajn prapatrojn dum jarcentoj La Secesia Milito de 1861-1865 liberigis tiujn sklavojn. Ili ne plu estis dumvive ligitaj al la bieno de iliaj posedantoj. Granda homfluo de negroj ekde tiam; unue heziteme sed poste konstante kreskante, migradis al la industriaj urboj de la nordo. En 1910 ankoraŭ 90 90 el ili vivadis en la sudo, sed en 1940 tiu pocento malaltiĝis al 75 $o kaj en 1970 al 50 90. Samtempe kreskis ilia absoluta nombro: de 10 milionoj en 1910 al 23 milionoj en 1970. Sed en la urboj la negroj akiris nur malbonajn loĝkvartalojn kaj laborkondiĉojn, ankaŭ tial ĉar iliaj infanoj ne ricevis sufiĉan lernejan edukadon. Ili do restas izolitaj de la cetera civitanaro. Malriĉeco, konstanta mizero kaj malkontento kaŭzas ĉiam denove rasajn tumultojn en Usono. La teroro eĉ rimarkinde eskaladas lastatempe.
Ne nur prezidento John F. Kennedy kaj lia frato Robert falis kiel viktimoj, sed ankaŭ multnombraj nekonataj civitanoj, blankuloj same kiel nigruloj. Junaj kolor-haŭtuloj kolektiĝis sub la slogano
44 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
“Black Power” (Nigrula Potenco), kun intenco perforte akiri kompletan samrajtecon en sia lando.
Tradukis: H. Sonnabend
En IPR 3/85 temos pri «Sovetunio kaj la Varsovia Pakto». Ni atendas viajn kontribuojn pri tiu temo!
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 45
— paĝo 13 de la PDF —
Financa Raporto de ILEI 1984
Bertil Andreasson
Saldo 1984-01-01
En kaso:
En banko «SE-Banken»
En banko «Handelsbanken» En postĝiro
Enspezoj: Membrokotizoj: por 1983 30,00 = por1984 17886,75 por 1985 91,65 Gajno en Ŝkofja Loka Donaco ILS Rento
De konto ilek-a (UEA)
Elspezoj:
IPR
Estrarkunsido
Poŝto, telefono
Bankkostoj
Libroj, presaĵo, papero ktp.
Gajno 1984:
Saldo 1984-12-31:
En kaso
En bonhava konto:
En banko «SE-Banken»
En banko «Handelsbanken» En poŝtĝiro
46 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
159,50
71 133,65 5 063,05
1 951,95
18 008,40 2 330,70 3000,00 8 708,63 1 359,76
5 803,59 2693,85 TIT1,25
55,00 1 650,41
33 407,49
– 17314,10
541,80 231,34
81 971,40 6 066,20 S 590,80
16 093,39
78 308,15
16 093,39
94 401,54
En Svislando (laŭ raporto de s-ro Kurt Greutert):
Banklibreto
162.633 sfr. 162.721 sfr. 240.594 str.
ENTUTE str.
En svedaj kronoj laŭ kurzo 84-12-28
En Nederlando:
Konto ilek-a (UEA) en gld.
En svedaj kronoj laŭ kurzo $4-12-28
Kapitalo Rento Kapitalo 84-01-01 1984 84-12-31 1 206,50 4525 1251,75 1 322,05 4575 1067,80 201,35 11,35 512,70 2 729,90 102,35 2 832,25
9 453,64 354,44
520,72
1 315,33
Entute favore al ILEI 1984-12-31 :
Ŝanĝo 1984
—- 300.00 — 300.00
9 8US,US
sv.kr. 105 293,61
La prezidanto gratulas S-ron Bertil Andreasson, kaj la estraro unuanime aprobas la financan raporton.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 47
— paĝo 14 de la PDF —
19-a Internacia Konferenco de
ILEI en Kungalv, Svedujo
Programskizo
1985-07-22
1985-07-23
1985-07-24
1985-07-25
1985-07-26
1985-07-27
1985-07-28
1985-07-29
Alveno de la partoprenantoj.
Interkona vespero.
Inaŭguro.
Rondpromenado en la urbo (gvidata).
Vespere akcepto de la urbo (ĉe la konferencejo). Kurso.
Laborgrupo(j) komencas labori.
Prelego prefere pri sveda temo.
Tuttaga ekskurso; buse kaj boate tra la insularo. Vizito en Marstrand.
Asembleo.
Prelegoj, laborgrupoj, kurso.
Kurso, laborgrupo, prelego.
Duontaga ekskurso al Gotenburgo.
Konkludo, rezulto, ktp.
Adiaŭa vespero.
Fermo.
Prelegoj (provizora listo)
Docento Ebbe Vilborg: La sveda lingvo. Bertil Andreasson: La sveda lerneja sistemo. Iva Aberg: Sveda infanliteraturo.
Malte Markheden: Svedaj birdoj.
Oskar Svantesson: El la historio de ILEI. Bertil Wennergren: Sugestopedio.
Aliaj programeroj Popoldanca grupo. Popolmuziko.
Filmo.
Muziko (Iva Aberg).
48 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Aŭstralujo Aŭstrujo
Belgujo Brazilo Ĉinujo Danujo Finnujo Francujo
F. R. Germanujo : : K. Koliopoulos, str. Melissou 1, Pagrati, Gr – 11635 Ateno.
: Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante.
: Marta Kovacs Ady E. u. 23-25/C H-1221 Budapest.
: Josef Murĵan, p.c.k. 1289, IL-61012, Tel Aviv.
: Catina Dazzini, C. P. 22, 1-54100 Massa.
: Anica Hurĉak, Polic-Kamova 91/111, Yu – 51000 Rijeka.
: D. Luesken-Burger, Renderklippenweg 5, 8162 NC Epe.
: Arthur Eikenberry, 621 Aurora Ave., Santa Barbara, Ca 93109 USA
: Irena Szanzer Lewartowskiego 9 m. 17 PL- 00185 Warszava.
: Alexander Kasesa, Calco Duque Lafoes 26 20 p. — 1900 Lisbono.
: Marina Michelotti, Contrada del Collegio, 51 — 1-47031 Repubblica di San Marino. : Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1700 Florida Glen.
: So Gil Su — Sodemun P. K. 59, Seŭlo 120.
: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24200 Horby.
Grekujo Hispanujo Hungarujo Israelo Italujo Jugoslavio Nederlando Nordameriko Pollando Portugalio Sanmarino Sud-Afriko Sudakoreujo Svedujo
Cekfoslovakujo Cinujo
Germana D.R.
Kubo Luksemburgo Malagasujo Malta Sovetujo
SEKCIESTROJ DE LA LIGO
: Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173. : Karl Hirmann (estro de SAEI-Societo de Aŭstriaj Esperanto-Instruistoj)
Rannachstr. 3 A-8046 Graz.
: Marc Demonty – Avenue des Missionnaires 39/B5 — B –1080 Brussell.
: Elvira Fontes – Rua Machado de Assis, 243 ap. 11 — 04106 Sao Paulo SP. : Zhang Danchen Huazhong, Normal Universitato Hubei Wuhan.
: Lis Thune, Brembarvinget 15, DK-2650 Hvidovre.
: Pentti Jarvinen. Lahdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82.
: Frederic Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont.
Sonnabend Ruff Karin, Rodeweg 8 3155 Edemissen.
Izolitaj Membroj
: Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26215 Borotice.
: Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan.
: Til Dahlenburg str. d. DSF 13 DD R-2722 Briie!.
: Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila.
: Robert Hoegener, 4 rue des Charbons, Esch-sur-Alzette.
: Eugene Raveloson, B.P.1663 — 101 Antananarivo.
: Anthony Mercieca — 20 Valletta Road — Qormi.
: Johannes Palu, Sĉlme 21, SU — 200016 Tallinn, Eesti NSV.
— paĝo 15 de la PDF —
Estrato de ILEI
Prezidanto: rektoro Helmut Sannabend, Rodeweg 8 3155 Edemissen.
Vicprezidanto: Ania Hurĉak, Polic-Kamova 91/II1, YU-51000, Rijeka, Iugoslavio.
Sekretario: d-ro prof. Catina Dazzini, Casella Postale 22, I-54100 Massa. (intertempe) Italujo. Vicsekretario: prof. Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante, Hispanujo. Financoj: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, S-24200 Horby, Svedujo.
Kunlaborantaj Organizoj
EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.
FIMEM Fĉderation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne — 35 Avenue Jottrand 1030 Bruxelles Belgique. Tel. 02 277 49 36. ICEM Esperanto — I, rue Galissonniĉre — Le Pallet — F – 44330 Valler – Francio SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris. UEA. Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Pa-
ris. Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko: j Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR
en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, Kategorio C
Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Rodeweg 8 3155 Edemissen FR Germanujo
Membreco en I.L.E.I. (40 svedaj Kronoj jare) inkluzivas la ricevon de IPR.
abonprezo por nemembroj: 40 svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)
Kontoj:
1. poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI . Sodra Rorum pl. 455. S- 242 00-Horby. (Svedujo)
2. poŝtĝirkonto: 3789 64 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.
manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro
IPR 1985/3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
INTERNACIA
PEDAGOGIA REVUO =
IPR
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
EE ege
Jarkolekto 15 N-ro 3, 1985
— paĝo 2 de la PDF —
Internacia Pedagogia Revuo — n-ro 3, 1985
Presado: Offset Massarosa, Tel. (0584) 93.090 Kompostado: Grafika Centro de Universala Esperanto-Asocio, Antverpeno
Estraro de ILEI
Prezidanto: Istvan SZERDAHELYI, prof. d-ro Eotves Lorĥŝand Tudomainyegyetem Boleseszettud.
kar. PF IOZ BUDAPEST 4 Hungario.
Vic-prezidanto: Edward SYMOENS, Putsesteenweg 131 A B-2180 KALMTHOUT. Belgio.
Sekretario: Catina Giulia DAZZINI. Via Palestro, 36, Casella Postale 22. 54100 MASSA. Italio. Telef. 0585/4 1756.
Vic-Sekretario: Marin BACEV. Hr. Botev99 Poŝtkesto 1054. BL—1303 SOFJA. Bulgario.
Financoj: Bertil ANDREASSON, Sodra Rorum, PL
455. S—-24 200 HORBY. Svedio. Telefono 0415-50152.
Enhavo 0. Dua honora membro de ILEI: d-ro Mario Dazzini ………….. HIS. 1. Retrospektivo kaj nova estraro de ILEI ………….. H. Sonnabend 2. La rolo de instruado en la Esperanto-movado …………. H. Tonkin. 3. English “yes” / Esperanto “jes” — Lingvoj kiel partneroj -.. MH. Sonnabend. 4. Kion bezonas la sciencistoj:
la lingvon Esperanto aŭ la kodon «Internacia Lingvo»? „…… B. Golden. 5. Kiel recenzi lernolibrojn? ………s:i.sssssssssssss.. B. Golden.
6. Rezolucio de la 19-a Konferenco en Kungalv 1985
La dua Honora Membro de ILEI
D-ro Mario Dazzini unuanime elektita la 5-an de aŭgusto 1985
dum la publika kunveno de ILEI, okazinta en la kadro de la 70-a Universala Kongreso de UEA en Aŭgsburgo, FR Germanio.
Ĉiu estanta kaj estonta ILEI-ano eterne gardu memoron pri li!
Retrospektivo kaj nova estraro de ILEI
Estimataj kaj karaj gekolegoj,
La asemblea kunsido de la 19-a konferenco en Kungadlv, Svedio, de 22.07 ĝis 29.07. 1985 elektis novan estraron de ILEI, ĉar kvar poste-
noj estis vakantaj: prezidanto, ĝenerala sekretario, vic-prezidanto kaj vic-sekretario.
D-ro Dazzini forpasis. Mi, post 17-jara membreco en la estraro (5 jarojn vic-prezidanto, 12 jarojn prezidanto), ne plu estis preta denove kandidati; vic-prezidantino A. Hurĉak kaj vic-sekretario Prof. F. Zaragoza Ruiz same ne plu pretis daŭrigi siajn oficojn. Dum ĉiuj jaroj d-ro Mario Dazzini kaj mi intense kaj amike kunlaboris. Ni ambaŭ komencis kune kun R. Markarian (Britujo), kiu estis freŝe elektita prezidanto; Mario Dazzini, ĝenerala sekretario; S-ino A. Andersson, kasistino kaj S-ro G. Turin, vic-sekretario. La jaraj kotizoj siatempe sumiĝis je 1/2 guldenoj, malmultaj sekcioj kaj la prestiĝo kaj agnosko ne tro grandaj.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 49
— paĝo 3 de la PDF —
De 1968 ILEI plane kaj metode esploris eblajn vojojn por en lernejoj kaj per eksperimentoj pruvi la taŭgecon de Esperanto kiel ideala dua lingvo por internaciaj rilatoj inter gelernantoj.
Dum Pasko 1968 kunvenis esperantistaj pedagogoj en Maribor, Jugoslavio, por enketi la instruan evoluon de Esperanto en Aŭstrujo, Bulgarujo, Hungarujo, Italujo kaj Jugoslavio. Ili nomis sin “Kunordiga Pedagogia Konferenco por Enkonduko de Esperanto en lernejojn”.
Pluraj konferencoj sekvis. La rezultoj vekis la intereson de koncernaj ŝtataj instancoj. Kaj sub iliaj aŭspicioj ekkomencis trijara lerneja eksperimento de 1971 ĝis 1974. Tridek klasoj el 4 landoj sub la gvidado de prof. d-ro I. Szerdahelyi partoprenis.
En 1974 ILEI decidis en la Internacia Domo Sonnenberg (FR Germanio) pri nova paŝo sur la bazo de bonaj rezultoj de la unua eksperimento: organizi duan eksperimenton en elementaj lernejaj klasoj, t.e. triaj ĝis sesaj klasoj. Konferencoj okazis en Antverpeno kaj Hannut (Belgujo). Mi transprenis la xomision, evoluigi instruprogramon, kontakti instruajn instancojn, geinstruistojn en Francujo, Belgujo, Nederlando kaj Germanio.
Post pena klopodado interkonsentis unu lernejo en Belgujo, tri lernejoj en Francujo, tri en Nederlando, kaj tri lernejoj en Germanujo — sume 327 gelernantoj — partopreni la eksperimenton. Ĝi daŭris de 1975 ĝis 1977. Du eventoj emfaze substrekis la du eksperimentojn:
Internacia Lernejo en Primoŝten, 1974
(pli ol 100 partoprenantoj);
Internacia lernejo en Saint Gerard, 1977
(sume 144 partoprenantoj).
Por la dua eksperimento aperis ampleksa raporto en “Esperanto: Lerneja Eksperimento” (Edistudio 1979). Ĉi estas la unua libro inter Kajeroj de Internacia Pedagogia Revuo. Bedaŭrinde pri la rezultoj de la unua eksperimento vi nur povas legi fragmentajn traktaĵojn en Paderbornaj Laborpaperoj, tie publikigitaj de d-ro Szerdahelyi.
En 1973 reaperis IPR, eldonita de Ludwig Pickel.
Ĝis 1981 la estraro devis grandparte mem pagi sian laboron. Ĝi
50 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
strebadis konatigi ILEI en Eŭropo kaj Afriko kaj praktikis tre konkretajn paŝojn. La estraro kunvenis dufoje inter la konferencoj en elektitaj urboj, ekzemple Parizo, Vieno, Budapeŝto, San Marino, Tananarivo, Hanovro, Londono, Strasburgo. (Jen la kostoj por la estraro.) Ĉiam ni loke kontaktis pedagogiajn instancojn, parolis kun ministroj, universitataj rektoroj aŭ lernejaj inspektoroj. Ĉiujaraj konferencoj fariĝis tiam la regulo. La protokoloj raportas pri serioza laboro, per kiu reliefiĝis kaj leviĝis identeco kaj prestiĝo de ILEI. Ĉiu inaŭguro estis manifestacio de niaj intencoj. Regule partoprenis elstaraj gastoj kaj ofte regionaj eminentuloj (en San Marino, episkopo kaj ministroj). Interesaj pens-interŝanĝoj sekvis kaj ne malofte lernejaj instancoj ebligis eksperimente instrui Esperanton. Rektaj interparoloj kaj personaj kontaktoj estas pli efikaj kaj trafaj ol multe da strategio kaj taktiko. (Pacamaj esperantistoj ne pruntu terminojn el la milita lingvo.)
Jen estas la demando: ĉu nepre ILEI pro pli oportunaj kaŭzoj akompanu UEA al kongresaj landoj, laŭ la moto “kien vi iros, ankaŭ mi iros”? Ni prijuĝis la lokon de niaj konferencoj laŭ utilaj vidpunktoj, konsiderante la situon de la landoj kaj de niaj sekcioj. Do, ni preferis landojn, kies lingvoj ne estas instruataj kiel fremdaj lingvoj.
Granda avantaĝo ĉiam estis, ke ni konferencis nur en domoj, en kiuj la konferencanoj laboris, manĝis kaj loĝis sub la sama tegmento. Sendube tiu sistemo donis ĉiam harmonian kunvivadon.
Komence de la sepdekaj jaroj ILEI perdis sian staton ĉe UNESKO, ĉar siatempe tiu ne plu toleris du Esperanto-organizaĵojn. La estraro esploris do novajn eblecojn kaj konstatis, ke ILEI ne estas Esperanto-ligo, sed internacia unuiĝo de instruistoj pri diversaj fakoj, kiu kiel organizaĵo en la mondo aplikas nur Esperanton kiel komunan lingvon. Ni novproponis nin tiamaniere kaj UNESKO akecptis nin en aŭgusto 1977 en kategorio C.
Lasta akiro: La Respubliko San Marino donis al ni la juran personecon.
La jaro 1974 estis sorta evento por ILEI. Siatempe la estraro ne povis akcepti certajn eventojn en la hamburga Kongreso de UEA. Du jarojn poste d-ro Dazzini, mi, kaj la prezidanto de UEA, d-ro Tonkin, renkontiĝis en Nederlando kaj interkonsentis pri nova
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 51
— paĝo 4 de la PDF —
kunlaboro. (Tiu interkonsento garantias nian kategorian staton en UNESKO.)
Kial la kunlaboro tamen ne bone funkciis, kaj eĉ malsanis, havas diversajn kaŭzojn. La nova estraro de ILEI kaj UEA unuanimas nun plibonigi la interrilatojn. La nova prezidanto de ILEI sendube ĝuas la konfidon de niaj iamaj socialismaj sekcioj, ke ili ĉiuj povas reiri al la Ligo.
Kun granda plezuro mi povas prezenti al vi la novan estraron de ILEI, kiun la asembleo en Kungdlv laŭ mia propono elektis: prezidanto: prof. d-ro Istvan Szerdahelyi, Hungario; vic-prezidanto: Edward Symoens, Belgio;
ĝenerala sekretario: d-rino Catina Dazzini, Italio;
vic-sekretario: Marin Baĉev, Bulgario;
estrarano pri financoj:Bertil Andreasson, Svedio.
La domo de ILEI estas konstruita. Restas nun la tasko de la nova estraro zorgi por la domo, t.e. plibonigi ĉion, fortikigi kaj konservi ĝin. Apartan dankon meritas d-rino Catina Dazzini; ŝi sindone transprenis la ŝarĝon de Mario Dazzini. Ŝia preteco tre trankviligas min, ĉar nur ŝi en la estraro konas la tutan evoluon de ILEI dum la pasintaj deksep jaroj. Ŝi partoprenis ĉiujn niajn estrarkunsidojn kaj tre ofte donis al ni prudentajn kaj saĝajn konsilojn. Ŝi estas nun la ĝenerala sekretario kaj la artikolo 9 de nia statuto en ĉiuj punktoj sen iu ajn modifo absolute validas. La tuta estraro estas ligita al la statuto, ĉar tiu estas pli ol nur paragrafoj; ĝi estas plenumenda programo.
Menciinde por la gelegantoj de IPR estas, ke mi kiel redaktoro nun ĉesigas mian laboron. Numeron 1 de 1986 aranĝos la nova estraro de ILEI.
Mi kore salutas miajn multajn gekolegojn, dankas pro la granda pacienco kaj petas lojale kaj honeste plu apogi nian Ligon.
Via, Helmut Sonnabend
52 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
La Rolo de Instruado en la Esperanto-Movado Humphrey Tonkin
(Parolado farita dum la 19-a Internacia Konferenco de ILEI)
Dum la 19-a jarcento, ekestis en Usono tre interesa religia sekto — inter la multaj utopiaj kaj religiaj komunumoj, kiuj dum tiu epoko punktis la kamparon de la lando. Tiu sekto estis nomata The Shakers, la skuiĝantoj, tiel nomataj pro siaj religiaj dancoj. Paralele al la Esperanta vorto kvakero, ni nomu ilin ŝakeroj.
En sia diservado, la ŝakeroj aparte emfazis muzikon — ne nur por la dancado sed ankaŭ por la kantado de himnoj. Multaj ŝakeraj ritmoj, riĉaj je siaj melodioj, enradikiĝis en la amerikan himnaron, kaj estas ankoraŭ kantataj. Egale famaj estas la mebloj de la ŝakeroj — precipe belaj lignaj seĝoj, simplaj laŭ sia formo, funkciaj, puraj. Iliajn desegnojn oni ankoraŭ uzas en la meblofabrikado. Sed la ŝakeroj mem, spite siajn belajn kaj ĝojajn kantojn al Dio, spite siajn meblojn, sian simplan arkitekturon, malaperis. La lastaj ŝakerinoj mortis antaŭ nur nelonge en Nov-Hampŝiro, kie ili vivadis en unu el siaj iamaj komunumoj. Kial tiu bela kaj ĝoja socio ĉesis ekzisti? Nu, unuavice ĉar ili kredis je absoluta seksa abstino. Karakteriza eco de iliaj komunumoj estis apartaj dormejoj por viroj kaj virinoj: la divido inter la seksoj estis kompleta.
Unu el la rezultoj de tio estis, evidente, ke ekzistis tre malmultaj ŝakeraj familioj: konvertiĝo al ŝakerismo esence signifus finon de la familia vivo. Konvertiĝoj ja okazis, sed nur tre specifaj tipoj de homoj emis tiel interesiĝi pri la ŝakera movado — kaj la ŝakeroj ja plene dependis de konvertiĝoj. Ne eblis naski ŝakerojn: oni devis ilin konverti.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 53
— paĝo 5 de la PDF —
Inter la ŝakeroj kaj la esperantistoj estas multaj similecoj. Same kiel la ŝakeroj, ni kantas niajn kantojn, ni ĝojas kune, optimismo regas en niaj rondoj. Ni ja ne faras niajn meblojn, konstruas niajn domojn laŭ aparta arkitektura stilo, sed ni havas nian propran kulturon, nian rimarkindan literaturon, niajn sociajn normojn. Kaj, kvankam ja ekzistas denaskaj esperantistoj kaj esperantistaj familioj, plejparte la Esperanto-movado dependas de varbado, de “konvertiĝoj”. La malsukceso de la ŝakeroj kuŝis en tio, ke ili ne donis sufiĉan atenton al varbado, kaj la “varo”, kiun ili prezentis al la mondo, ne allogis sufiĉe vastajn tavolojn de la homoj. Necesis tro multon fordoni, tro multon rezingi, por adaptiĝi al la strikta rego de la ŝakera fido. Rezulte, la movado mortis.
Kvankam nia ĉefa temo hodiaŭ ne estas la informado, mi ne povas ne rimarkigi, ke la striktigita vojo inter la ekstera publiko kaj la ŝakera mondo konsterne similis tiun de Esperanto. Ni ja ofte parolas pri tio, ke ni estas malfermaj al la ekstera mondo — sed la realo estas, ke por fariĝi ano de la Esperanto-movado necesas lerni tutan lingvon. Same kiel ĉe la ŝakeroj necesas akcepti certan fidon kaj renunci certajn karnajn dezirojn, kaj staras inter la publiko kaj la esperantismo tabelo de korelativoj, vortaro, gramatiko.
Kiel diaspora lingvo, kaj kiel dua lingvo, Esperanto apenaŭ havas siajn denaskajn parolantojn. Esperantistoj ne naskiĝas: .ili estas “konvertitaj”. Kaj fari homon esperantisto, tio estas unuavice instrui al tiu homo la lingvon. Por neniu alia lingvo la instruado estas tiel grava. Se ĉiuj instruistoj de la franca lingvo morgaŭ malaperus, la franca lingvo tamen eltenus. Se malaperus ĉiuj instruistoj de la angla, la angla pluvivus. Sed sen efika instruado — almenaŭ se instruado inkluzivas la kreadon de lerniloj — Esperanto ne estus vivipova. La rolo de la instruisto ĉe ni estas igi tiun malvastan kolon inter la ekstera publiko kaj akceptiĝo en la Esperanto-movado kiel eble plej larĝa, kiel eble plej facile trapasebla.
La instruisto de Esperanto estas do, se ne identa, almenaŭ parenca al la fakulo pri informado. Necesas allogi la publikon al la lernado. Se oni ne havas lernantojn, la plej bona metodiko restas fiaska. Bedaŭrinde, la informado pri Esperanto al la ekstera publiko estas tre mankohava. Kvankam ekzistas interesaj modeloj en kelkaj landoj, la informado estas plejparte sporada, mallongdaŭra, nepla-
54— 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
nita. Sekve la instruistoj de Esperanto ne povas atendi, ke la “informistoj” liveros al ili la lernantojn. Verdire, kelkaj el la plej sukcesaj informaj klopodoj estas senpere ligitaj al la instruado: la kampanjo «Esperanto Programita», kiun siatempe lanĉis s-ro Hermann Behrmann; la kampanjo Grupo Kvin en Britujo; la poŝta kurso en Britujo kaj Usono — por ne paroli pri la iamaj Ĉe-kursoj kaj la tuta aparato, kiu nomiĝis Andreo Cseh.
Verdire, ne eblas instrui kurson pri Esperanto — kurson, kiu ne nur prezentas la lingvon, sed ankaŭ ligas la lernantojn al la Esperantomovado — sen bone koni siajn argumentojn, kaj sen bone koni la ecojn kaj avantaĝojn de ia Esperanto-mondo. Tiuj, kiuj formale, t.e. oficiale, instruas la lingvon, scias bone, ke la vojo al oficialigo de Esperanto en la lernejoj estas malfacila kaj kruta — kaj ke por sukcese laŭiri ĝin necesas politika sagaco, efikaj argumentoj, diplomata konduto, kaj trafaj publikaj rilatoj. Kiel elokvente atentigas Sonnabend en la enkonduka ĉapitro de sia libro pri la Lerneja Eksperimento, “instruistoj parolantaj Esperanton jam estas strangaj en la okuloj de siaj gekolegoj; … ili ofte renkontas mokon aŭ antaŭjuĝojn.” (p. 14)
Ĉio ĉi signifas, ke la instruistoj de Esperanto, aldone al tio, ke ili kreskigu al si iom dikan haŭton, nepre devas havi je sia dispono ĉiujn trafajn argumentojn. Ili devas kompreni la pretendojn de Esperanto kaj ilin defendi (kaj, finfine, reprodukti ilin). Ili devas kompreni la rilaton inter Esperanto kaj la fremdaj lingvoj, kaj inter Esperanto kaj internaciaj studoj. Ili ankaŭ devas esti bonaj pedagogoj, kapablaj gajni la respekton de siaj kolegoj.
Bedaŭrinde, ne sufiĉas rompi la barilojn kontraŭ Esperanto en la lernejoj, sed necesas ankaŭ daŭrigi. Tra la jaroj, eĉ grandaj sukcesoj ne mankis. Oni pensu nur pri la iamaj abundaj lernejaj kursoj pri Esperanto en Greklando, kie la simpla forteco de kelkaj personoj, precipe Anakreon Stamatiadis, alportis abundajn rezultojn — aŭ la iama impona programo de instruado en Manĉestro, kie la energio de unusola bone lokita homo, Norman Williams, instruigis Esperanton al centoj da lernantoj — aŭ la grandega iama programo de instruado en Jugoslavio — aŭ la kursoj en la elementaj lernejoj en Kalifornio — aŭ la agado de Vilkki en Somero, Finnlando. Spektaklaj rezultoj estas atingeblaj ankaŭ per lernejaj eksperimen-
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 55
— paĝo 6 de la PDF —
toj, kiel klare montris Sonnabend kaj Frank kaj Lobin. Sed daŭrigi — jen problemo, kiu dependas ne de forteco de personecoj sed de bona organizado, forta retaro de kunlaborantoj, kaj la kreo de lokaj kondiĉoj daŭre akceptemaj. Ĉi-lasta siavice postulas la ekziston de internacia strategio por la enkonduko de Esperanto en la lernejojn, kaj organiza aparato kapabla subteni kaj daŭrigi lokajn iniciatojn kaj plenumi tiun pli vastan internacian strategion.
Tiu ĉi ne estas loko aŭ okazo por proponi ankoraŭ plian strategion. Nur rakonti la historion de tiaj klopodoj tra preskaŭ cent jaroj povus okupi kelkajn horojn. La ŝlosila problemo estas tio, ke verki strategiojn estas facile, sed profunde analizi la fortojn je nia dispono kaj tajli la strategion por maksimume ekspluati tiujn fortojn estas multe malpli facile. Tamen, nenio en la Esperanto-movado estas pli grava.
La oficiala instruado de Esperanto ne estas la sola, aŭ eĉ la ĉefa, vojo al lernado de Esperanto. Eĉ relative malmultaj personoj, kiuj iam lernis Esperanton en lernejaj klasoj, efektive transiras al la aktiva Esperanto-movado. Plejparte la esperantistoj lernis la lingvon per unu el du vojoj, foje en kombino: unue, en neoficialaj kursoj; due per memlernado.
Nur pro tio, ke li aŭ ŝi iam lernis la Zamenhof-lingvon, ĉiu esperan- ‘ tisto opinias sin kapabla redakti gazeton, fariĝi Esperanto-poeto kaj konvinki la ĉefministron lerni Esperanton. Same, ĉiu esperantisto opinias sin kompetenta instruisto de la lingvo. La amatora instruado estas esenca elemento en la varbado por Esperanto; ĝi estas ankaŭ, bedaŭrinde, elemento en la malvarbado. Oni neniam malhelpos, ke amatoraj instruistoj instruu Esperanton: ja nur ia mislokita sindikatismo eĉ igus tion dezirinda. Precipe pro la malfacila vojo al oficialigo de Esperanto, ni bezonas niajn amatorajn kolegojn. Tamen, estas tre grave, ke la profesiaj instruistoj daŭre dediĉu sian atenton al instruado de tiuj amatoraj instruistoj. La profesiuloj havas gravan devon helpi siajn amatorajn kolegojn, plibonigi iliajn lertojn, kaj enkonduki ilin en la modernan metodikon de lingvoinstruado. Tro ofte niaj kursoj de Esperanto sekvas metodojn eksmodiĝintajn kaj malefikajn, uzas primitivajn materialojn, kaj estas monotonaj kaj senvariaj. Ĉar granda nombro da esperantistoj iel kaj iam elprovos la instruadon, ni celu, ke ĉiu kompetenta
S6— 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
esperantisto konu almenaŭ la fundamentojn de bona Esperantoinstruado. Devus okazi, ekzemple, multe pli da seminarioj pri instruado, specimenaj lecionoj kaj similaj aktivadoj en niaj naciaj kaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj.
Se niaj instruistoj ofte uzas primitivajn instrumaterialojn, tio povus esti ĉar ne ekzistas elekto, nome ke por la parolantoj de difinita lingvo la haveblaj lerniloj estas neadekvataj. Jen, bedaŭrinde, la reala cirkonstanco en multaj landoj. Kaj eĉ tie kie ili ekzistas, tiuj materialoj estas maloftaj: mankas variaj materialoj, taŭgaj por ĉiu cirkonstanco. La produktado de bonaj lerniloj estas kompreneble ne nur afero de la instruistoj: ĝi ankaŭ dependas de eldonaj eblecoj, de la ebleco efike merkatumi la lernilojn, de la ekzisto de publika postulo de bona materialo. Mia impreso tamen estas, ke malgraŭ multaj mankoj en nia eldona agado, ekzistas vojoj al publikigo de bonaj lerniloj, almenaŭ por la ĉefaj lingvoj, kaj ke la plej granda problemo kuŝas aŭ ĉe la verkado aŭ ĉe la komunikado inter verkanto kaj eldonisto. Tute alia demando estas kompreneble la amasa, komerca eldonado. Malmultaj el la grandaj serioj de lingvaj lernolibroj havas siajn Esperanto-volumojn, kaj klopodoj enigi Esperanton en tiujn seriojn ne alportis sukceson. Kie, tamen, ja venis sukceso (ekzemple en la brita serio Teach Yourself aŭ la franca serio Assimil), la rezultoj estis imponaj.
La lernolibra problemo estas por nia movado grandega. Devus ekzisti por ĉiu lingvo adekvataj lerniloj. Kvankam oni aperigis tra la jaroj Esperanto-lernolibrojn por sesdeko da lingvoj, multaj estis kompilitaj de personoj sen praktika aŭ teoria scio, laŭ neefikaj metodoj, aŭ sen tiu vere intima kompreno de la strukturo kaj karaktero de Esperanto, kiu estas nepre bezonata. Trakti Esperanton kvazaŭ ĝi estus simple ankoraŭ unu lingvo, tio estus perdi la unikaĵojn de la lingvo. Tiuj lernolibroj, kiuj ekspluatas la apartaĵojn de Esperanto, precipe en la vortfarado (kiel ekzemple tiuj de Auld), povas kapti la atenton de la lernanto multe pli efike.
Kvankam ILEI kaj UEA tra la jaroj faris sian eblon por altigi la nivelon de la lernolibroj, estas bezonata iom sistema kaj internacia aliro aFtiu demando. Ne sufiĉas kontrolkomisionoj por konvinki aŭtorojn resti ortodoksaj (eĉ tia policumo de la merkato povas havi siajn negativajn efikojn). Necesas konsciigo de niaj lernolibraj
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 57
— paĝo 7 de la PDF —
aŭtoroj pri metodiko kaj strategio. Kaj necesas kunordigita, internacia kampanjo, kun praktika helpo al la unuopaj landoj, por produkti taŭgajn librojn. La kontrolkomisiona aliro al la problemo ne liveras la necesajn instigilojn, sed eventuale nur bremsas la evoluon.
Sed la problemo estas ankoraŭ pli vasta. Se mankas por la plejparto de lingvoj adekvataj lernolibroj, eĉ pli malbona estas la situacio kiam temas pri aliaj lerniloj. Bonaj sonbendaj kursoj estas eĉ raraĵoj en la Esperanto-movado, kaj plejparte mankas ankaŭ bonaj elparolaj bendoj kaj diskoj. Facilaj legolibroj komencas iom pli abunde aperi en la internacia merkato, kaj nun la revuo Kontakto helpas ŝtopi tiun breĉon, sed ankoraŭ mankas sufiĉa vario. Se temas pri vortaroj, la situacio lastatempe pliboniĝis, sed mankoj ankoraŭ abundas.
Oni atendus, ke parolantoj de Esperanto estus avangardaj utiligantoj de novaj metodoj de instruado, sed efektive regas severa konservativo en niaj rondoj. Pro tio, ne ekzistas ankoraŭ komerce aĉetebla komputila kurso pri Esperanto. La komputilon oni ankaŭ ne uzas, almenaŭ laŭ mia scio, por kompilado aŭ manipulado de komerce aĉeteblaj vortaroj — kvankam la lingvo Esperanto ŝajnus ideale taŭga por tiu speco de maŝinigo.
La problemo de lerniloj estas, do, parte problemo de verkado, parte problemo de efika organizado de la merkato. Kvankam niaj profesiaj Esperanto-instruistoj fariĝis en lastaj jaroj iom pli sentemaj pri la demando de metodiko, dank” al la laboro de homoj kiel Szerdahelyi kaj aliaj, tiu konsciiĝo ankoraŭ ne manifestiĝis sufiĉe en la efektivaj rezultoj. Mallonge dirite, do, la homoj lernas la lingvon ofte spite al la lerniloj kaj instruiloj.
xi zi Xi 2 XI Xo
Pro la kialoj jam menciitaj, la instruado de Esperanto estas ŝlosila elemento en la estonteco de nia movado. Konstatinte tion, oni supozus, ke atento al la instruado de Esperanto estus ĉie evidenta en la Esperanto-movado, kaj ke ĉiuj esperantistoj energie laborus por disvastigi la lingvon. Sed, kiel ni konstatis, la situacio ja ne estas tia. Same kiel la ŝakeroj, kiuj zorge formis siajn seĝojn, aŭ kantis,
58— 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
aŭ komponis, aŭ dancis, la Esperanto-movado ĝuas sian komunan ekziston sen sufiĉa atento al la ekstera mondo. Ni, kiuj plendas pri tiu lingva baro, kiu afliktas aliajn homojn, efektive kreas nian propran lingvan baron inter Esperantujo kaj la cetera mondo. Sekuraj en nia propra rondo, ni foje ne emas adaptiĝi al novalvenintoj, ne emas malfermi nin al la eksteraj fluoj.
Ekzistas en la Esperanto-movado ambiguaj, hezitaj sentoj pri la tuta demando de lernado kaj instruado de la lingvo. Ili situas iom profunde en nia grupa psiko. Kontraŭpezas la deziron instrui Esperanton al ĉiuj homoj el ĉiuj landoj unue la sento de komuneco, kiu ligas la esperantistojn. Ili sin konas interalie per siaj diferencoj disde la ekstera mondo, kaj la Esperanto-movado estas speco de azilo, eskapejo, for de la ĝenerala socio. Kio igas la Esperanto-kulturon kaj la Esperanto-socion alia ol la cetera mondo estas tio, ke oni devas trapasi diversajn obstaklojn por ĝin eniri, interalie lernadon de la lingvo. La Esperanto-movado, kun siaj delegitoj, sia Jarlibro, siaj gazetoj, siaj korelativoj, siaj vortludoj, siaj mallongigoj — ĉio ĉi ekzistas nur ĉar Esperanto ankoraŭ ne akceptiĝis, ankoraŭ ne fariĝis la dua lingvo por ĉiu. Ni ne subtaksu tiun elementon de apartigo en la sinteno de la esperantistoj.
Dua argumento, foje uzata kunlige kun la Universalaj Kongresoj kaj aliaj grandaj manifestacioj de la Esperanto-movado, estas tio, ke necesas montri al la ekstera mondo, ke ekzistas grupo da homoj plene kompetentaj pri Esperanto, kiu uzas ĝin same bone kiel ni ĉiuj uzas nian gepatran lingvon. Se, ekzemple, en Universala Kongreso ni havus amason da kursoj por komencantoj, aŭ en la revuo Esperanto ni havus paĝojn por komencantoj, la ekstera mondo ne traktus nin plene serioze, sed supozus, ke ni nur ludas per Esperanto, aŭ ke ĝi efektive ne estas plene matura kaj kompleta lingvo libere uzata de centmiloj da homoj tra la mondo. Tute sendepende de tio, ĉu oni aliĝas al tiu argumento aŭ ne (mi ne…), ĝi estas tamen indiko pri certa rezervo rilate la entuziasman kaj senbridan instruadon de Esperanto en ĉiuj medioj.
Kvankam mi bone komprenas la argumentojn de tiuj, kiuj deziras montri, ke Esperanto estas matura lingvo, kaj kiuj deziras pliprofundigi nian kulturon, ne nepre ĝin plivastigi, mi estas konvinkita, ke ni devas pli rekte fronti la neceson ĉiam kaj ĉie instrui Esperan-
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 59
— paĝo 8 de la PDF —
ton se la okazo prezentiĝas. Estis epoko kiam la lokaj kluboj floris. Dum tiu epoko, ĉiu loka klubo havis siajn vesperajn kursojn, kaj la homoj entuziasme partoprenis en multaj lokoj. Kie eblas tiel daŭrigi, oni daŭrigu. Sed oni tamen agnosku, ke la mondo ŝanĝiĝas. Tiam oni lernis Esperanton en Plovdiv aŭ en Nantes aŭ en Palermo, ĉar oni ne havis okazon lerni aliajn fremdajn lingvojn kaj, sen tia lingvo, ne eblis vojaĝi. Hodiaŭ, kiam aviadiloj povas porti nin de Aŭstrio al Aŭstralio en kelkaj horoj, kaj eblas komunikiĝi inter Torino kaj Tokio telefone en kelkaj mikro-sekundoj, tiu kateniĝo al la loĝloko — kaj ankaŭ tiu subedukiĝo — esence malaperis, almenaŭ en la industriaj landoj. Ni devas nun kompreni, ke internacia turismo, aŭ vojaĝado ĝenerale, fariĝis bona areno por lerni Esperanton. Ni devas ankaŭ ekspluati ĝis maksimumo la amaskomunikilojn, ekzemple radion kaj televidon, por la instruado de Esperanto.
Unu konsekvenco de ĉio ĉi estas tio, ke en multaj landoj la lokaj grupoj stagnas aŭ malaperas. Ni plejparte ne eltrovis la ĝustan rolon por la lokaj grupoj en la moderna Esperanto-movado. Sed unu afero estas klara: meti sur ilin la solan aŭ eĉ la ĉefan respondecon por la instruado de Esperanto estus bela vojo al rapida elĉerpiĝo de la esperantismo. Mi mem restas konvinkita, ke ni devas ĉion fari por eviti kaj malaperigi tiun senton de ekskluzivo en la Esperanto-movado. Ni havu niajn apartajn valorojn, nian apartan kulturon, sed ni ne permesu, ke iu amo al la nuno malhelpu nin plani la estontecon. La ŝakeroj mortis ĉar ilia vivmaniero kaj ilia kredo estis tro malvastaj por fari kaj akcepti adekvatan nombron da konvertitoj. Ni zorge evitu similan fenomenon ĉe ni.
Estas interese, ke la landoj kie en nuna tempo Esperanto subite ekfloras — ekzemple Irano kaj Ĉinio — donas grandan kaj apartan emfazon ĝuste al la lernado de Esperanto. Kursoj abundas; instruistoj estas serĉataj. La homoj lernas Esperanton verŝajne precipe ĉar ĝi proponas al ili vojon al pli vasta mondo — ne pro la allogo de la Esperanto-movado kiel fermita kaj speciala rondo.
Ld db db db di
60 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Ĉar mia temo estas la rolo de instruado en la Esperanto-movado, estus erare ne doni atenton al alia aspekto de la instruado: ne instruado de Esperanto, sed instruado pri Esperanto — kaj pri la multaj aliaj aferoj, kiujn efika esperantisto devus havi je sia dispono por efike funkcii en la movado kaj por disvastigi nian lingvon. La Esperanto-movado devus esti loko kie ĉiuj homoj lernas. Post la komenca kurso venas la perfektiga. Post la perfektiga tamen venas okazoj pli bone ellerni la lingvon, kaj plivastigi la terenon de spertoj en kiuj oni sentas sin ĉehejme en la lingvo. Venas ankaŭ, aŭ devus veni, okazo por studi pri la rolo de Esperanto inter la lingvoj de la mondo, por lerni pri la politika, socia, ekonomia kunteksto en kiu la esperantistoj laboras por disvastigi sian lingvon. Devus veni okazoj por plisubtiligi nian scion, plinuancigi ĝin — tiel ke ni povu distingi inter faktoj kaj opinioj, ni povu apartigi solidajn pretendojn disde fantaziaj arogoj en la argumentado por Esperanto. Devus veni okazoj por pli bone informiĝi pri nia propra literaturo kaj pri nia historio. Ankaŭ devus veni okazoj por lerni la metodojn de publikaj rilatoj, la lertojn de efika financado, la sekretojn de bona organizado kaj administrado. Kaj, kompreneble, devus veni okazoj por lerni kiel instrui nian lingvon. Niaj kongresoj kaj konferencoj devus esti abelujoj de klerigado, kaj ni mem, kiel esperantistoj, devus esti pretaj preni tiun klerigon kie ni povas, kaj porti al la Esperanto-movado la fruktojn de niaj spertoj.
Ekzistas jen kaj jen modeloj de tio, kio estas atingebla — en Pisanica en Bulgario, en Grĉsillon en Francio, en La Chaux-de-Fonds. Sed ĝenerale ni ne dediĉas sufiĉan atenton al la propra klerigado kaj ni nemature kritikas novajn iniciatojn. Per ĉi-lasta mi volas sugesti, ke la organiza metodo de la esperantistoj estas aŭ entuziasme laŭdi novan iniciaton aŭ planon eĉ kiam ili ne komprenas ĝin, aŭ detrue ataki ĝin, ofte senpripense. Relative malofte niaj homoj montras sufiĉan maturon por akcepti kaj doni kritikojn efike. i
Estus kompreneble erare supozi, eĉ post tiel longa litanio de mankoj en nia movado, supozi ke ĉio negativas. Eĉ male. Nia malgranda movado estas miraklo: miraklo de homa interkompreniĝo, miraklo ankaŭ lingva kaj socia. Ni rajtas fieri pri niaj multaj atingoj — en la literaturo, en la vere rimarkinda ŝanĝo de starpunkto pri Esperanto inter seriozaj esploristoj, en la rapida disvastiĝo de nia
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 61
— paĝo 9 de la PDF —
lingvo en diversaj mondopartoj. Indas fojfoje memorigi nin pri tiuj sukcesoj, se nur por malhelpi la deprimiĝon, la senton de frustriĝo, kiu povas formordi la animon de idealisma movado kiel la nia.
La Esperanto-movado montras iom forte la patologion de idealismaj movadoj: internaj kvereloj, reciprokaj akuzoj, denuncoj, la kreo de etoso de reciproka suspekto, de konspiroj, de kaŝitaj intencoj. Ni emas vestigi ĉion ĉi per moralaj principoj, sed vere niaj bataloj estas bataloj pri potenco aŭ pri persona malŝato — aŭ bataloj nur por batali, por eviti la eksteran realon. Movado, kiu daŭre remaĉas malnovajn kverelojn, daŭre redifinas sian pasintecon — tia movado perdas kontakton kun sia estonteco kaj kvazaŭ certigas, ke la sola estonteco, kiun ni spertos, estos nenia estonteco. Se entute ni volas sukcesigi nian lingvon, necesas kompreni, ke ni ankoraŭ ne sukcesis ĝenerale enkondukigi la lingvon ĉar ni ne sukcesis unuigi nian fortojn por atingi la sopiratan venkon.
En tiu rilato la instruistoj de Esperanto povas ludi aparte gravan rolon, ĉar ili estas tiuj, kiuj konstruas la ponton inter la ekstera publiko kaj la Esperanto-movado. Ilia sobra, energia kaj unueca aliro al la problemo de instruado kaj lernado de Esperanto povus montri vojon por ni ĉiuj. Kion ni povas fari por doni al la instruado kaj al la Esperanto-instruistoj la rolon, kiun ili devus havi en nia movado? :
Unue, necesas ĝenerala turnado de nia movado eksteren, al la ĝenerala publiko. Ni devas pli ofte komunikiĝi kun tiu publiko, kaj pli sisteme varbi personojn, kiuj estas pretaj lerni Esperanton. Ni devas malfermi niajn konferencojn kaj kongresojn, inkluzive la Universalan Kongreson, por fari el ili lernejojn de Esperanto, kun kursoj je ĉiuj niveloj, seminarioj, perfektigaj rondoj. Ni devas malfermi niajn rondojn laŭ taŭgaj manieroj al tiuj, kiuj deziras iam lerni Esperanton, ne nur al tiuj, kiuj jam lernis ĝin. Ni devas esti pretaj montri nian movadon al eksterstarantoj kaj adapti ĝin al iliaj bezonoj.
Due, ni devas evoluigi bonajn lernilojn — ne nur librojn, sed ankaŭ bendojn, komputilajn molaĵojn ktp. Kio mankas ĉi tie estas efika kunordigado kaj la kreo de strukturo, kiu instigas al verkado kaj produktado de lerniloj — kaj ilia vendado. Ankaŭ necesas evoluigi niajn argumentojn, por kapti la lernantojn kaj por konvinki la
62 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
ĝeneralan publikon.
Trie, necesas paralela instigo al konstanta lernado eme de la movado, por formi bonajn lokajn gvidantojn, por altigi la scion de la esperantistoj ĝenerale, kaj por altigi la nivelon de instruado de la lingvo. La Esperanto-movado ne estas ia ludejo, kiu ekzistas nur por ke oni ĝuu ĝin: ĝi estas forĝejo de nova socia ordo, de nova normo de homaj rilatoj je internacia skalo; kaj lerni la lingvon estas nur preni sur sin novajn respondecojn, ne liberiĝi de ia ĝeno.
Kvare, necesas pli bona integriĝo de la instruista ligo kun la ĝenerala movado. Se oni rigardas al la historio de ILEI, oni vidas, ke temas pri historio jen de intima kunlaboro jen de ioma distanciĝo, kaj tiuj starpunktoj alternis tra la jaroj — depende de tio ĉu oni unuavice timis englutiĝon en la ĝeneralan movadon, ĉu oni unuavice deziris preni sur sin apartan aŭ ekskluzivan respondecon pri la eduka flanko de la movado. UEA nepre bezonas fortan ILEI, kaj
ILEI bezonas fortan UEA. Pro tio, nepre necesas starigi kaj kon-
servi maturan rilaton inter la du organizoj, en kiu ILEI, en kunlaboro kun UEA, tenas ĉefan respondecon pri la instruado kaj lernado de Esperanto, kaj UEA faras sian eblon subteni kaj apogi ILEI. Vero’estas, ke UEA bezonas la instruistojn pli ol UEA mem komprenas. La vidpunkto, ke UEA estas iel tro matura aŭ tro integriĝinta por ke ĝi povu doni atenton al la instruado de Esperanto, estas absurda. Same absurda estas la vidpunkto, ke iel ILEI ekskluzive respondecu pri tiu ĉi tereno. Ideale, devus ekesti aktiva kunlaboro inter memstara ILEI kaj la tegmenta UEA — kaj ni ne permesu al ni forlogiĝi de superfluaj kaj troblovitaj ideologiaj argumentoj, kiuj ne rilatas al la neceso krei kaj teni novajn esperantistojn.
Persone mi opinias, ke ni devas meti en unuan lokon por la dua jarcento de Esperanto la instruadon kaj lernadon de la lingvo. Ni konsciu, ke ni estas, kaj devas resti, amasmovado, kaj ke spirito de eliteco kaj ekskluziveco havas nenian lokon en niaj rondoj. La alternativo estas morti kiel mortis la ŝakeroj, postlasante kelkajn belaĵojn, kelkajn kontribuojn al la kulturo, fariĝante temo por muzeoj, ne kuriero de nova socia kaj kultura ordo.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 63
— paĝo 10 de la PDF —
English “yes” — Esperanto “jes” Lingvoj kiel partneroj
Helmut Sonnabend (parolado okaze de la inaŭguro de la 19-a Konferenco de ILEI)
Kiam mi elektis la temon por la inaŭguro de tiu ĉi konferenco en Svedujo — English “yes”, Esperanto “jes”; lingvoj kiel partneroj — mi faris tion unuflanke pro la firma prefero por la angla lingvo en la nordaj ŝtatoj, sed aliflanke mi ankaŭ komparis mian ideon kun tre malnova rakontaĵo el la biblio: la juna Davido venkis pri Goljato. Esperanto venki kontraŭ la angla lingvo? Tion ni povas forgesi. Tamen kelkaj nelacigeblaj fantaziuloj konstante kredas, ke
oni povas fronte ataki tian enradikiĝintan lingvon. Jam la vorto –
“partnero” estas stranga.
Eble vi konas la ŝercon, kiam museto diris al elefanto: ni ambaŭ
kune estas fortaj, ĉu ne? Partnereco havas sencon nur inter samfor-
tuloj! Nun, ni esploru iom, ĉu ambaŭ lingvoj tamen povus profiti unu de la alia!
Kelkajn faktojn ni konsideru:
1. La angla lingvo estas gepatra lingvo de 305 milionoj da homoj kaj por 105 milionoj dua lingvo.
2. Esperanto estas nenies gepatra lingvo, sed dua lingvo inter 10 ĝis 12 milionoj en Eŭropo kaj priatentinda nombro ekster Eŭropo (laŭ la lingvisto Dĉcsy).
3. Scienco kaj teknologio estas sen vasta uzado de la angla lingvo ne imageblaj.
4. Esperanto komencas kolekti kelkajn meritojn sur tiuj ĉi kampoj.
5. La angla lingvo estas en ĉies cerbo sufiĉe konata objekto, pri ĝia lingveco neniu dubas.
64 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
6. Male, rilate Esperanton regas en multegaj cerboj nebulaj imagoj.
7. Ne estas problemo instrui la anglan lingvon en niaj lernejoj.
8. Esperanto, se hazarde instruata en lernejoj, gvidas nur la vivon de iu “mura floreto”.
Ne tuŝita de ia ajn skrupulo la internacia konferenco de ILEI en
Skofja Loka 1984 rekomendis kaj sugestis konsideri kaj pridiskuti
nian proponon pri modifo de la fremdlingva instruado: Enkonduki Esperanton kiel bazan lingvon; eklernado de fremdaj lingvoj je komenco de la kvina lerneja jaro; la fremdlingva instruado estu akompanata de Esperanto kiel kompletiga lingvo; la studado de Esperanto por studentoj kaj instruistoj en universitatoj estu tute normala ebleco; Esperanto restu tiam la unusola lingvo, kiam aliaj por gelernantoj ial ne estas bezonataj.
Tiuj ĉi principoj estas nun por ILEI la netuŝeblaj bazaj celoj ĝis ili
“estos akiritaj kaj atingitaj!
Ni bone konas la rezervojn rilate Esperanton. Por niaj lernejaj instancoj, plene dependaj de la tuta politika ĝenerala situacio, estas Esperanto.nenia temo, kvankam ili ne protestas, se kelkaj fervoraj instruistoj en libervolaj laborrondoj instruas al kelkaj gelernantoj Esperanton.
Resume, ni ne atendu de niaj instru-instancoj efikan apogon aŭ eĉ rekonon. Ne ĉiam estas la fama breto antaŭ la kapo, sed ne malofte ludas seriozaj duboj certan rolon: artefarita lingvo aŭ planlingvo signifas hurdon, trans kiu ili timas salti kiel ĉevalo.
Por ŝanĝi la kapojn, ni ne ŝanĝu la politikistojn sed la ĝeneralan politikon. Sed tio ne estas tasko de instruistoj, sed tasko de ĉiuj Esperantistoj.
Kaj estas ne hazardo, se oficialaj instancoj de ĉia koloro enordigas Esperanton inter suspektaj aliaj artefaritaj aŭ planlingvoj. Kaj ni trompus nin mem, se ni enordigus la eventon de Montevideo 1954 kiel eternan venkon de Esperanto. Ripozi sur tiu ĉi valora tapiŝo ne progresigas nian aferon. En la sino de UNESKO estas la du esperantistaj organizaĵoj nur inter multaj ceteraj.
Tuj post la konferenco en Skofja Loka ni enketis en kelkaj landoj — ankaŭ en Svedio — pri la instru-organizitaj sistemoj. Ĝenerale
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 65
— paĝo 11 de la PDF —
montriĝis ke en la horara plano de la lernejoj restas tempo por oficiale instrui Esperanton — nur per rezigno pri aliaj fakoj. Efektive la horara plano en unu sveda komunumo donas ekzakte la eblecon instrui Esperanton en elementa lernejo sen perdo de la substanco. Tamen, entute mi konstatis, ke malpli organizaj demandoj malhelpas pli ol la manko de vera kompreno pri la signifo, valoro, tasko kaj efikeco de Esperanto. Lingvo, elpensita de unu homo, kiu estis profesie nur okulkuracisto, ne impresas al scienca lingvistiko. La eŭropaj kulturministroj estas inter si unuanimaj: Esperanto ne estas temo, se la interlingva problemaro okupas la ministrojn. Plurlingveco estas nuntempe la ovo de Kolumbo, sed laŭ mi ĝi ankaŭ estas konfeso ke ili ne scias kiamaniere solvi la ĝeneralan interkompreniĝadon en Eŭropo. La disŝireco de la eŭropa unuig-evoluo malkaŝiĝas en la lingva demando. Ĉiam oni substrekas la samrajtecon de ĉiu lingvo, eble ankaŭ la samvalorecon, sed pri ties samsignifeco oni ne parolas. Se ankaŭ Unesko eldonas siajn dokumentojn en franca kaj angla lingvoj — nuntempe mi ricevas la dokumentojn ĉefe en franca lingvo — eble la respondo al la retiriĝo de Usono kaj hezitemo de la Angloj; se ankaŭ ĉiu delegito en Eŭropa Parlamento aŭdas sian lingvon per aŭdiloj, montriĝas ke iom-post-iom evoluas kortuma etiketo. Oni parolas france kaj/aŭ angle. Dokumentoj, protokoloj, skizaj proponoj estas kutime antaŭmetitaj aŭ en franca aŭ en angla lingvo. iuj aliaj samrajtaj lingvanoj suferas prokraston ĝis finfine (eble) ĉio estos je la dispono en ilia hejma lingvo. Estas konate, ke la germana federacia kanciliero, d-ro Kohl, ne parolas fremdajn lingvojn. En la eŭropa konsilantaro d-ro Kohl energie protestis kontraŭ lingvajn manipuladojn en kiuj eĉ la germana lingvo estas neglektata. Kohl instrukciis siajn ministrojn, senditojn, kompetentulojn nur paroli germane, skribi germane, kaj akcepti nur germanlingvajn oficialajn skribaĵojn — ĉiam, tuj kaj ne poste. Alikaze ili estas avizitaj obstine ne reagi. La neceso enkonduki komunan eŭropan duan lingvon (angle: European Second Language) jam pli longe estas rekonita. Lokaj aŭ regionaj dulingveco, plurlingveco, tradukistaro, kvankam lingvopolitike valoraj, ne povas funkcie anstataŭi komunan duan lingvon. En la pasintaj dudek jaroj ekestis en Eŭropo tute nova dulingvostrukturo: proksimume 270 milionoj da homoj en la orienta parto
66 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
de Eŭropo uzas precipe la rusan li i ngvon, 360 mili j i precipe la anglan, sed estas rimarkinde, ke Mio perikag osmio aa luro lavolo uzas la anglan lingvon. Ne estas dubo do. ki vi a lingvo disponas pri la plej j ŝ j fariĝi ; ara a Lumo, jo) plej grandaj ŝancoj fariĝi la Eŭropa Kiel jam antaŭe dirite, ankoraŭ | itikaj ntaŭe dirite, ankoraŭ pro interpolitikaj kaŭzoj apie ministroj kaj pedagogoj, ~u amo enistoj emfazas — se ankaŭ pro plej ; kaŭzoj — A n Jj malsamaj k — la plurlingvecon, laŭ la moto “enkapigu tiom, kiom vi nur povas”!
lL siaj el tiuj ĉi 16 lingvoj vi deziras en 1985 libere paroli?» iun ŝi anoncon vi trovas en Reader’s Di i | ? gest, eldonita en 17 ling- To tn problemo, vi povos lerni tute agrable kaj komiorto : la anglan, francan, italan, hispanan (kastil nan, araban, germanan, japanan ? A ko, ; ‘ „ grekan, nederlandan, n portugalan, rusan, svedan, serbokroatan, hi kmerikan, Konataj estas kelkaj talentaj i loj, kapabla Era ata fie ata | j lingvemuloj, kapablaj lerni ĉiujn ĵ nomitajn. Kutime mi aldonas ĉi-loke Snkendifon kaj ko Klen
riko Schliemann, la elfosi j i i j lingvojn. „la elfosinton de Trojo. Li lernis kaj regis 40
aŬ plurlingveco pr solvos la lingvan problemon en Eŭropo ĝinta Eŭropo devas ankaŭ lingve formi spiri mi spiritan un ekzemploj de Usono kaj Ĉini pi me j Cinio pruvas, ke sen unueca lingvo oni .. . . ? LN ~~ kaj teni grandpotencon. La “ĉiu-lingvo” “malhelpas on kaj progreson. La fabelo de la k
truado de babel turo estas tipa ekzemplo. La l ida == t ; ernado de fremdaj lingvoj al ĝenerale nur intelektan kontentigon 1, mem La homa
| or la lern
socio ne multe profitos de tio. US KSI La homa socio havas ja sufiĉe da pli urĝaj taskoj: — zorgi pri nutraĵo por ĉiuj; – forigi la senlaborecon; — sanigi sian ekologian medion; — batali kontraŭ malsanoj; — taskoj sennombraj kiuj ne ŝpari Mirc damo j kiuj ne permesas la lukson malŝpari limigitan kie apia lingvo donas al ni nur la konon de la lingvo. Novan scion pri la mondo per ĝi ni ankoraŭ ne akiros. Niaj urĝaj komunaj taskoj
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 67
— paĝo 12 de la PDF —
ne bezonas por siaj solvoj multlingvecon, sed tre necese komunan lingvon. Do, Komuna-Eŭropa-Dua-Lingvo estas urĝe bezonata kaj utila.
Ĉu ni pro la realeco povas akcepti la anglan lingvon? Ekzistas multe da kaŭzoj por jese respondi:
— la nombro de la parolantoj kaj uzantoj;
— la kolektita scio en ĝi;
— la prezento en lernejoj kaj universitatoj;
— la armeo da instruistoj;
— la instrua ekipo en la formo de modernaj instruiloj;
– la konstanta pliigo de anglaj vortoj en naciaj lingvoj.
Ĉu nun estus por la angla lingvo granda avantaĝo fariĝi la Komuna Eŭropa Dua Lingvo?
La evoluado de kreolaj lingvoj estas konata kaj interesa. Kreoli-
ĝado de iu lingvo ekestis ĉiam tie, kie altevoluintaj eŭropaj lingvoj
kaj lingvoj de indiĝenoj tuŝiĝis. El la kunfandiĝo ekestis komplete
novaj lingvoj kun propra simpla gramatiko, kvankam la deveno res-
“a. .»
tas konstatebla. La “piĝiniĝado” estas ĝia antaŭŝtupo. Piĝino estas
ene ean
La elirsituacio estas alia. Jen superas unu grandlingvo vicon da aliaj grandlingvoj. Piĝino estas interliga lingvo kaj estas uzata por nete praktikaj celoj. Ĝi nur disponas pri tre malgranda vorttrezoro, stumbla gramatiko kun draste redukitaj deklinacioj. La klasika piĝino estiĝas inter homoj, kiuj ne parolas la lingvon de la alia. Polo kaj Finno, lerninte iom la germanan lingvon, senĝene interŝanĝas pensojn miksitajn kun multaj lingvaj eraroj tute liberaj sen granda streĉo. La situacio tute aliiĝas, se unu parolas kun germano. Abrupte ĉesas la senĝeneco.
Kutime homoj, kies lingvoj estas malbone regataj, adaptas sian lingvon al la nivelo de sia partnero, serĉante kaj aplikante simplajn formojn. Ili piĝinigos sian lingvon. Tiu kompleza instinkto implicas lingvan fatalon por la estonteco de Komuna Eŭropa Dua Lingvo. Almenaŭ 80 90 de la Eŭropanoj devus lerni ĝin. Ĉa la piĝiniĝado estas evitebla? Simpla neado certe ne estus la ĝusta respondo.
La evoluado de la komuna dua lingvo jam en malmultaj jardekoj
68 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
malligiĝus de sia origino kaj komencus sendependan vivon. El la german/angla, sved/angla, franc/angla, ital/angla, darvangla ktp., kombine kun la tuteŭropa aplikado ekestus “Nova Eŭropa Lingvo”. Probable la angla lingvo estus iamaniere ĉiam ekkonebla, sed en kia koruptita formo! Do, al kiu la gepatra lingvo estas kara, tiu ne klopodu, ke lia lingvo fariĝu Komuna Eŭropa Dua Lingvo.
En sia libro Die linguistische Struktur Europas, Gyula Dĉcsy nomas ses lingvojn — kompreneble kun pluraj rezervoj, ĉar ideala komuna lingvo ne ekzistas — kiuj plenumus plurajn kondiĉojn kiel komuna lingvo. Li nomas la vicordon laŭ alordigitaj mezur-poentoj:
Angla lingvo ……………………eseseeseeses 30 poentoj ESRERINIO „kena muna aka 26 poentoj Latina lingvo. s«xsesstcassmo ga nure: ksobeeeslaa 26 poentoj Germana lingvo …… esns pin koks pen 21 poentoj Rusa lingvo ….ŝin pono Spa kosmo an Sa bjo: 20 poentoj EVANCAMNNDVO sons soeenon komompevta do rato vo 18 poentoj
Esperanto kiel dua kandidato apud la angla!
Partneroj? La angla lingvo bezonas partneran lingvon, kiu transprenu pli kaj pli da taskoj. Mi citas D€csy: “Esperanto estas nebela, sed tre utila, netruebla kaj duktila kiel kaŭĉuko.” Kiel taksis Zamenhof sian lingvon? Kio estis por li la estonteco? Li diris: “Pli aŭ malpli frue lingvo internacia estos enkondukita. La estonteco apartenas al ni. Ni supozu eĉ, ke tiu formo de lingvo internacia, por kiu ni batalas, montriĝos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis — sed tio ĉi ja tute nin ne devas konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin post-morgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita! Sed restas la demandoj: kiam kaj kiamaniere ĝi venos? kaj ĉu oni povas antaŭvidi kia lingvo estos internacia? Inter la unua demando kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas antaŭvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 69
— paĝo 13 de la PDF —
se diversaj lingvoj havas pro tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni devas atendi ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj) regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia:
1) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj; 2) aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean); 3) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj; 4) aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova.”
Permesu eble iajn moketajn rimarkigojn. Ofte mi renkontis (kaj
renkontas) samideanojn kiuj estas pli esperantistaj ol Zamenhof
mem, aŭ male homojn en tre altaj funkcioj aŭ postenoj kun kvalito-
grado: ili ĉiam havas respondojn por ĉiuj problemoj! Ili komprene-
ble nur rikane rigardas Esperanton kaj nin kiel ian efemeran histo-
rian eventon, kies tempo estas pasinta. Sed tio ne gravas!
Interese ja estas, ke Zamenhof ne pensis en mallarĝaj, intelektaj
dimensioj! Lia firma kredo, kaj lia per nenio skuebla konvinko
estis, ke la homaro bezonas Lingvon Internacian. Ĝi alportos al la
mondo grandan utilon. Esperanto pruviĝis kiel la modelo de
vivanta Lingvo Internacia! Tamen, li metis Esperanton ĉiam
denove je la dispono kaj rezonis en kvar punktoj:
— aŭ elekti iun el la ekzistantaj lingvoj (nuntempe nur povas esti la angla lingvo);
— aŭ elekti iun el la lingvoj mortintaj (kaj kiel Dĉcsy li nomis la latinan); :
— aŭ elekti artefaritan lingvon (kaj logike li pensis pri Esperanto kiel ankaŭ Dĉcsy);
— aŭ kreadi tute novan lingvon.
Nun, kiu iom serioze okupiĝis pri Esperanto, tiu facile konstatas, ke tiu ĉi lingvo montriĝis dum sia centjara ekzisto mirinde freŝa kaj stabila. Ĉar Esperanto estas nur “artefarita” lingvo, sed tre vigle vivanta, ĝi povas esti — kaj ja nur ĝi! — la sincera partnero de la angla lingvo. Lingvo de ne granda popolo, kiu jam tiel profunde kaj multe servis al la homaro, kiu ŝuldas al ĝi dankon! Sed kiu same multe suferis pro la multa misuzo. La angla meritas nun indulgon por purigi sin mem, retiriĝi de la lingva merkato kaj ne plu esti ĉies publikulino.
70 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Esperanto, laŭ sia robusta strukturo, kapablas savi la anglan lingvon kaj redoni al ĝi la memestimon…
RAY AYAXAFX
Je la fino de mia temo mi konkludas per jenaj punktoj:
1. Komuna Eŭropa Dua Lingvo estas urĝe bezonata kaj ne povas esti anstataŭigita per plurlingveco.
2. La plej taŭgaj por tiu celo estas aŭ la jam fakte vaste uzata angla lingvo, aŭ alternative artefarita lingvo. Kaj malgraŭ la obstinaj ignorantoj kaj mokantoj: la Lingvo Internacia Esperanto. Ambaŭ lingvoj estu samrajtaj; Esperanto kiel baza lingvo kaj kiel tia instruata en lernejoj.
3. Esperanto simpligu la tradukadon kaj interpretadon de anglalingvaj dokumentoj. Ili estus prezentitaj nur en Esperanto. Esperantlingvaj dokumentoj estu inverse tradukitaj en la anglan lingvon.
4. Konferencoj, asembleoj pli kaj pli uzu la avantaĝojn de Esperanto.
5. Esperanto evoluu iom post iom al sola Komuna Eŭropa Dua Lingvo, kaj ebligu tiel la identecon de la valora angla lingvo. Ĝi cetere eltenos pli bone ĉian proceduron, ĉar ĝi ja estas “duktila kiel kaŭĉuko”.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 71
— paĝo 14 de la PDF —
Kion bezonas la sciencistoj: la lingvon «Esperanto», aŭ la kodon «Internacia Lingvo»? Bernard Golden
“La Internacia Lingvo al la sciencistoj, la tutan Esperanto al la esperantistoj!” Per tiu retorikaĵo d-ro Helmar G. Frank resumis la asertojn, kiujn li faris pri la nomo de la planlingvo de d-ro Zamenhof, en sia inaŭgura parolado ĉe la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) en Sanmarino, en decembro 1983. D-ro Frank argumentis, ke sciencistoj bezonas nur novan kodon por interkompreniĝo; kiel sciencistoj ili ne bezonas la kulturajn valorojn kaj la historian tradicion de Esperanto. Nu, Frank menciis nur sciencistojn, sed en la pasinteco kaj ankaŭ hodiaŭ en certaj socipolitikaj medioj regas la nocio, ke por ĉiuj Esperanto devas esti nur ilo, speco de komunika rimedo kiel la telefono aŭ radio.
Ankaŭ en la tempo de. Zamenhof estis homoj, kiuj elbuŝigis la saman rekantaĵon:
Oni bezonas nur la lingvon,
For la mucidan tradicion!
La aŭtoro de Esperanto respondis al tiu sinteno en inaŭgura parolado multe pli leginda kaj legenda ol tiu de d-ro Frank en Sanmarino. La jaro estis 1906, la loko Ĝenevo, kie okazis la Dua Universala Kongreso de Esperanto. Tiel grava estis la demando pri la signifo de la esperantismo tiutempe, ke Zamenhof detale pritraktis tiun temon en sia prelego. Difinante la esperantistojn, Zamenhof priskribis du polusajn tipojn: tiuj, kiuj, akceptinte la internan ideon, “revas unuigi per Esperanto la homaron” kaj ankaŭ tiuj, kiuj “uzas Esperanton ekskluzive por celoj praktikaj”. Li deklaris plue, ke la idealisma flanko de la esperantismo ne estas deviga. Ĝis
72 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
tiu punkto ne estas konflikto inter Zamenhof kaj Frank, ĉar ankaŭ tiu ĉi kaj liaj sciencaj kolegoj, uzantoj de Esperanto por puraj praktikaj celoj, ja apartenas al la esperantistaro malgraŭ tio, ke ili ne deziras esti tiel nomataj. Kiel privataj personoj, interkompreniĝantaj per la Esperanta kodo, ili rajtas rifuzi, agnoski aŭ apogi la revojn, esperojn kaj agojn de aliaj esperantistoj. Tamen, paradokse, la Esperanto-movado ne ignoros ilin, kaj vole-nevole ili fariĝos partoprenantoj — eĉ se nur periferiaj — en la tradicio.
Bedaŭrinde la afero ne povas tiel resti, ĉar d-ro Frank postulas, ke la Esperanto-movado ne plu uzu la lingvonomon “Esperanto”, precipe propagandacele inter sciencistoj. Anstataŭe, li proponas, ke oni parolu pri “Internacia Lingvo”. Frank bazas sian rezonadon sur la opinio, ke la origina nomo de la lingvo de Zamenhof estas “Internacia Lingvo”, dum “Esperanto” estas nur kromnomo. Pri tio Frank eraras. Trakribrado de la verkoj de Zamenhof indikas, ke “lingvo internacia” estis nur unu el la nomoj, kiujn la aŭtoro de Esperanto uzis. La titoloj de liaj unuaj praesperantaj projektoj estis “lingvo universala”; poste li uzis la esprimon “lingvo internacia”. Ekde 1889 estis aldonita al “lingvo internacia” la vorto “Esperanto” kiel lingvonomo, kaj finfine ĝi sola restis. El tio ĉi estas tirebla la konkludo, ke Zamenhof mem akceptis la nomon Esperanto por sia lingvo kaj uzis ĝin anstataŭ “lingvo internacia”. La nomo “Esperanto” funkcias do same kiel fabrikmarko. Kvankam aliaj planlingvistoj povas nomi sian lingvon internacia lingvo, imitaĵoj de Esperanto devas esti alimaniere nomataj, ekzemple Esperantido, Nov-Esperanto, k.s. “Internacia Lingvo” ne konvenis kiel nomo de specifa planlingvo, ĉar ĝia signifo estas tro ĝenerala. Estis, estas kaj estos pluraj internaciaj lingvoj. Laŭ la ĝisnunaj nestriktaj difinoj, internacia lingvo povas esti etnolingvo aŭ planlingvo, lingvo vaste uzata tra la mondo, sed ne oficiale, aŭ oficiala lingvo uzata inter nacioj sed ne vaste. La termino, do, povas signifi ĉion al ĉiu.
Frank marteladas la punkton, ke la nomo Esperanto ne taŭgas por sciencistoj, ĉar ĝi signifas “ne nur la neŭtralan kodon, sed ankaŭ la kulturajn valorojn, la literaturon, la movadon, la tradicion”. Laŭ lia interpreto «Internacia Lingvo» signifas “nur la lingvon mem, la science utilan kodon”. Pro tio Frank postulas, ke esperantistoj evitu la uzon de la nomo Esperanto “en ĉiuj oficialaj tekstoj kaj gazetarinformoj rilate AIS”, kaj li insistas, ke oni uzu (kvazaŭ eŭfe-
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 73
— paĝo 15 de la PDF —
mismo!) “Internacia Lingvo … eventuale mallongigite kiel I.L. aŭ ILo”.
D-ro Frank kuraĝas peti tiun kompromison flanke de la Esperantomovado; li eĉ retorike nomas ĝin “historia kompromiso”! Miaopinie, se la esperantistaro akceptas tiun proponon uzi nur la karaktermankan nomon Internacia Lingvo aŭ la nudajn kriptaĵojn IL kaj ILo (eĉ se nur en limigitaj rondoj de sciencistoj kaj alispecaj “praktikaj” homoj) tio signifus ne kompromison sed kompromiton por la movado. Oni ne forgesu, ke malgraŭ la furora propagando pri la Akademio Internacia de Sciencoj, ĝi ankoraŭ estas nur surpapera afero. Cetere, estas substrekite en la fina rezolucio de la Iniciatgrupo de AIS, ke Esperanto “nur servas kiel unu el la oficialaj kaj laboraj lingvoj de AIS”. Laŭ mia scio neniu alia organizaĵo aŭ konferenco ĝis nun malfermis la pordon al Esperanto nur kondiĉe, ke ĝi ŝanĝu sian nomon por povi funkcii kiel oficiala aŭ labora lingvo. Kial, do, la esperantistoj nun klinu sin antaŭ Frank kaj la AIS-anoj?
74 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
Kiel recenzi lernolibron? Bernard Golden
Kiu estas la plej subevoluinta ĝenro de la Esperanta literaturo? Unu diras, ke estas la poezio, alia mencias la romanon, tria trovas stagna la dramaturgion. Mi opinias, ke ĉe la nadiro“ kuŝas la literatura kritikado kaj recenzado. En Esperantujo ne estas recenzistoj — nur recenzantoj karakterizitaj per diversaj gradoj de diletanteco. Kiu ne kredas tion, komparu recenzojn en la plej elstaraj etnolingvaj beletraj revuoj kun tiuj aperantaj en Esperantaj periodaĵoj. Kelkfoje estas neeble diferencigi recenzojn disde eldonejaj reklamoj. Tiaj recenzoj estas plenaj de malplenaj vortoj dirantaj nenion pri la kvalito de la koncerna verko. Ofte la sola originala kontribuaĵo de recenzanto estas unu-du frazoj pri la kvalito de la papero kaj tipografio kaj eble plendo pri la prezo.
Ĉu ekzistas objektivaj kriterioj por recenzado? Kiuj estas la mezuriloj kaj normoj por pritrakti verkon en Esperanto? En la fruaj jaroj de nia lingvo, ĉio verda estis bona. Ĉu tio validas ankaŭ hodiaŭ? Ĉu oni komparu Esperantan verkon nur kun aliaj verkoj en Esperanto aŭ ankaŭ kun samtemaj publikigaĵoj en aliaj lingvoj? Ĉu recenzanto de tradukita verko nepre legu ankaŭ la originalon, antaŭ ol li laŭde priskribas tion kiel “bonega tradukaĵo”? Fine venas la plej tikla demando: ĉu recenzonto estu devigata legi libron, kiun li akceptas por recenzado?
En tiu ĉi eseo mi ne provos respondi ĉiujn ĉi-suprajn demandojn. Mia celo estas analizi du recenzojn de antaŭ nelonge eldonita verko. Temas pri itallingva lernolibro de Esperanto titolita Esperanto — corso di base, kies aŭtoroj estas Renato Corsetti, Mauro La
Torre kaj Nino Vessella. Anonima recenzo troviĝas en La Kancerkliniko (32, 1984, p. 18); kaj en Heroldo de Esperanto (1984, n-ro 14/1737, p. 4) aperis la recenzo de Leo Pecchieri. La peco en LKK estas tipa ekzemplo de neniodira priskribo. Ĉekape mankas la
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 75
— paĝo 16 de la PDF —
eldonloko kaj la prezo de la verko; male la recenzinto informas pri ĝia dikeco kaj manipulebleco! “Plie la libro belaspektas”. Jes ja, sed pli grava estas ne ĝia estetika sed ĝia didaktika kvalito. Pli ol duono de la recenzo resumas la temojn de la tekstoj. Tio estas ĉio — kaj nenio!
Pli ampleksa estas la recenzo en Heroldo, preskaŭ tutan kolumnon longa, kun ilustraĵo pri la kovrilo, plenaj bibliografiaj indikoj kaj ankaŭ la prezo. En la unua alineo la recenzanto substrekas, ke du pozitivaj punktoj de la verko estas la enkonduka lingvistika analizo fare de universitata profesoro kaj la nova kaj moderna metodiko. Tiu ĉi estas tre resume priskribita en la sekva alineo. La libro konsistas el tekstoj, tradukoj en la itala, klarigoj kaj ekzercoj. Pro evito de gramatikaj fakesprimoj, la lernilo estas uzebla fare de nekleraj lernontoj. Poste tiu ĉi recenzo fariĝas laŭenhave paralelaĵo de tiu en LKK. Preskaŭ tri-kvaronoj de la tuto estas dediĉita al mallaŭda pritrakto de la enhavo de tekstoj temantaj pri maldekstraj politikaĵoj. La recenzo, do, estas malfavora, ĉar estiĝas timo, ke disvastigo de tia lernolibro, al kiu mankas neŭtraleco, povas kompromiti Esperanton.
La recenzinto en LKK favoras la lernolibron ĉefe pro la tekstoj, sed li ne donas sufiĉe da informoj por povi taksi la verkon laŭ pedagogia vidpunkto. La dua recenzo kondamnas tiun lernilon ĝuste pro ties tendenca enhavo, sed ankaŭ en ĝi mankas analizo de la metodologio, sur kiu baziĝas la instruado. Estas necese ricevi informojn pri la sekvaj punktoj. Al kiu estas destinita la lernolibro? Evidente ĝi estas uzebla nur fare de lernontoj scipovantaj legi la italan lingvon. Verŝajne ne gravas la eduk-nivelo de la uzonto de la lernilo, sed en neniu recenzo estas mencio de la aĝ-nivelo. Ĉu la verko taŭgas por instrui Esperanton al lernejanoj? Junuloj? Nur plenkreskuloj? Ĉu la metodologio ebligas memlernadon aŭ ĉu la libro estas pli utila en kurso kun instruisto? Kiel estis kompilita la vortprovizo? Ĉu la aŭtoroj bazis ĝin sur studoj de morfem-ofteco en Esperanto aŭ ĉu ili elektis vortojn laŭ la enhavo de la tekstoj? Sur kiu nivelo de lingvoscio estos la lerninto post la 15-a leciono? Kiel li povos uzi la lingvon pasive kaj aktive? Kiom da gramatikaj temoj restos por plua studado?
Tiuj demandoj kaj pluraj aliaj devas esti pritraktitaj en recenzo pri
76 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
lernolibro. Estas emfazinde, ke ne iu ajn esperantisto estas kompetenta recenzi lernolibron; pro la sama kialo, ke ne iu ajn esperantisto kapablas instrui la lingvon. Entuziasmo kaj bona volo ne sufiĉas; nepre necesa estas ankaŭ fakscio. Kalocsay iam diris, ke oni povas lerni Esperanton per iu ajn lernolibro. Konsentite, sed ju pli bonkvalita estas la lernilo, des pli efika estas la lernado. Recenzanto de lernolibro havas la taskon profunde analizi ĝin kun la celo objektive mezuri ĝian taŭgecon por instrui Esperanton.
nadiro (aldone al la difino en PIV) — 2. (f) plej malalta grado.
IPR-Internacia Pedagogia Revuo — 1985 — 77
— paĝo 17 de la PDF —
INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ (ILEI) 19-a Internacia Konferenco Kungilv (Svedujo) — 22-29 julio 1985 (Nordiska Folkhogskolan) — Nordia Popolaltlernejo
Rezolucio
La 19-a Konferenco de la Internacia Ligo de la Esperantistaj Instruistoj, okazinta de la 22-a ĝis la 29-a de juiio 1985 en Kungilv (Svedio), okupiĝis pri la temo “English yes — Esperanto jes — Lingvoj kiel partneroj”.
Traktante kaj pridiskutante la temon, la Konferenco resume rekomendas kaj sugestas konsideri jenajn punktojn:
– Komuna Eŭropa Dua Lingvo estas urĝe bezonata, ĉar ĝi interligas la eŭropajn popolojn kaj kreas tian solidarecon, kiu estas bazo de komunaj agoj; ; ki
— la plurlingveco, t.e. lerni laŭeble plurajn lingvojn, signifas malŝparon de valora lernotempo kaj krome komplikigas solvojn de komunaj taskoj;
— por la eŭropaj popoloj restas nur du eblecoj: aŭ akcepti ian nacian lingvon, aŭ alternative ekzistantan planlingvon;
— inter la naciaj lingvoj defakte la angla lingvo estas la plej uzata kaj plenumas diversspecajn vivnecesajn taskojn;
— tamen ĝi riskas perdi sian identecon;
– Esperanto kiel sola funkcianta kaj vaste uzata planlingvo kapablas partnere solvi la lingvan problemon en la mondo;
– la lernado de Esperanto komenciĝu kiel baza lingvo en la lernejoj kaj estu instruata en publikaj kursoj;
– kongresoj, konferencoj kaj internaciaj parlamentoj uzu la avantaĝojn de Esperanto;
– Esperanto de partnera lingvo evoluu iom post iom al sola Komuna Dua Lingvo.
78 — 1985 — IPR-Internacia Pedagogia Revuo
LOKO DE ILS:
Internacia Lerneja Semajno okaze de la Centjara Naskiĝtago de Esperanto
Internacia Lerneja Semajno okazos dum la 218 ILEI Konferenco, en julio 1987 en la urbo GDANSK, Pollando, antaŭ la Varsovia jubilea Kongreso de UEA.
Estos organizotaj internaciaj klasoj, ĉiu-tage okazos 3 studkoroj pri Esperanto poemoj, rakontoj, lingvaj ludoj, ŝercaj lingvo — ekzercadoj; kantoj, desegno, gimnastiko, art — historio — folkloro, geografio.
ALVOKO: a/ Ĝis la jubilea jaro ILEI intencas havi sekciojn en ĉiuj landoj, kie ekzistas minimume 5 esperantistaj pedagogoj. Ni petas tiujn kolegojn, kiuj entreprenas fondi kaj estri sekciojn en tiaj landoj bonvolu peti informojn de la Vicprezidanto (E. Symoens)!
b/ La nunaj Sekciestroj estas petataj: bl: bonvolu. fari detalan raporton / jaran 1985 / pri la nuna stalo de la lerneja kaj eksterleneja instruado de Esperanto en sia lando:
b2: bonvolu. raporti pri la rilato kun la landa UNESKO — komisiono, ŝtataj klerigaj instancoj kaj landaj Esperanto-Asocioj;
b3: bonvolu. sendi la liston de E-istaj kaj Esperanto-pedagogoj kaj instruantoj: nomo, hejma adreso, lerneja adreso, fako.
b4: bonvolu. prilabori laborplanon por la jaro 1986: kion vi planas fari por plibonigi la situacion, progresigi nian aferon, altigi la nombron de ILEI membroj tiel, ke ĝis la jubilea jaro kiel eble plej multe da Esperanto-pedagogoj estu membroj de ILEI, Nur unuigante niajn fortojn ni povos sukcesigi kaj realigi nian lernejan agadon! h
La materialon de bl ĝis b4 bonvolu. sendi al la Generale Sekretario (C. Dazzini) ĝis la fino de decembro.
— paĝo 18 de la PDF —
SEKCIESTROJ DE LA LIGO
ALVOKO AL KUNLABORO
Aŭstralujo : Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. 0-4173. Aŭstrujo : Karl Hirmann (estro de SAEI-Societo de Aŭstriaj Esperanto-Instruistoj) P. F. 804 A-8011 Graz. Belgujo : Marc Demonty – Avenue des Missionnaires 39/B5 — B -H1080 Brussell. Brazilo : Elvira Fontes – Rua Machado de Assis, 243 ap. 11 — 04106 Sao Paulo SP. Cinujo : Zhang Danchen Huazhong, Normal Universitato Hubei Wuhan. Danujo : Lis Thune, Brembarvanget 15, DK-2650 Hvidovre. Finnujo : Pentti Jarvinen. Lahdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82. — Krom la ĝisnune ekzistantaj Kunlaborantaj Organizaĵoj (vd. ko- Francujo Me mm ksekonp. 79 „Gemen iame skkmbi ; lufajpo kan losmeŭmnkO vrilpa$ le IPR) ni alvokas se ; LO F. R. Germanujo : Sonnabend Ruff Karin, Rodeweg 8 3155 Edemissen. ilpaĝgon d« ) ni alvokas novajn instituciojn al kunlaboro. — – K. Koliopoulos, str. Melissou 1, Pagrati, Gr – 11635 Ateno. — Konsiderante, ke la problemaro de Esperanto-instruado, ĝia in- Hispanujo : Francisko Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Alicante. stituigo kaj l: blem: la: esperantistaĵ ; aos kE Hungarujo : Marta Kovacs Ady E. u. 23-25/C H-1221 Budapest. S g aj la pro »lemaro di esperantistaj instruisloj kaj Espe- Israelo – Josef Murĵan, p.k. 1289, IL-61012, Tel Aviv. ranlo-instruantloj estas unu el la ĉefaj nuntempaj problemoj: kuiujo – Catina Dazzini, C. P. 22. I-54100 Massa. i k SIE: : Las i : Ani ĉ ic- 1/111, Yu – 51000 Rijeka. — ni konstatas, ke pluraj institucioj laboras por la sama celo, ncha- spesluvio s kaij NUVRNAO, PETI Or : kar vante rilatojn inter si kaj ne kunordio: —— Tr Nederlando : D. Luesken-Burger, Renderklippenweg 5, 8162 NC Epe. J ba E Saĝa EI Ep Nordameriko —: Arthur Eikenberry, 621 Aurora Ave., Santa Barbara, Ca 93109 USA — tiel la profesia organizaĵo de la Esperantistaj pedagogoj alvokas Pollamto 1 lana Szanzor Lamarinvaklegu Ban. 17 PLe UDTGSVrzava, al kunlaborado kaj siaflanke e sena o 5 Portugalio : Alexander Kasesa, Calco Duque Lafoes 26 20 p. — 1900 Lisbono. d aborado Kaj siaflanke entreprenas la kunordigadon de – LO mal ; . a : tiuj aktivecoj: = Sanmarino : Marina Michelotti, Contrada del Collegio, 51 — 1-47031 Repubblica di San Marino. ? Sud-Afriko : Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1700 Florida Glen. = estimante ĉiam la sendependecon de ĉiu alvokata institucio, pe- Sudakoreujo : So Gu Su = UNE P. K. VS, MelIlo 120, . tante ilin akcepti la statuson de “aliĝinta institucio” kaj reci- — rnpuksiatata kompilunnoaoj askas ab.
proke informante unu-la-alian pri la agado, por ke ne okazu trakovraĵoj kaj; — unuigante la fortojn ni pli efike povu labori por atingi la celon,
al kiu ni ĉiuj strebas.
— Tiu Instituto, kiu akceptas nian proponon estas pelala sendi siajn informaĵojn kaj programon al la Vicprezidanto de ILEI. Kiu, kunordiginte la programojn post zorga redaktado eldonos
Individuaj Membroj
apartan broŝuron: KUNORDIGITA PROGRAMO pri EDUKA- Celfoslovakujo : Karel Kraft, Zupanovice 49, CS-26215 Borotice. DO – INSTRUADO per kaj pri ESPERANTO. Cinujo : Lu Chien-Bo, Szechuan Universitato, Chengdu, Szechuan. Germana D.R. : Til Dahlenburg str. d. DSF 13 DD R-2722 Briiel. — Ni petas nepre respondi ĉu pozitive, ĉu negative, al tiu nia alvo- Kubo : Pedro Pablo Lamas Diaz, Apartado 223, Ciego de Avila. (0. Luksemburgo —: Robert Hoegener, 4 rue des Charbons, Esch-sur-Alzette. Malagasujo : Eugene Raveloson, B.P.1663 — 101 Antananarivo. Malta : Anthony Mercieca — 20 Valletta Road — Qormi.
Sovetujo : Johannes Palu, Solme 21, SU — 200016 Tallinn, Eesti NSV.
— paĝo 19 de la PDF —
Kunlaborantaj Organizaĵoj
EEC Eŭropa Esperanto-Centro, Rue Montoyer 37, bte 24, B-1040 Brussel (Belgio). Konstanta reprezentanto de ILEI ĉe E.E.C.: S-ino Elfriede Ernst, 154 Bld. de Smet de Naeyer bte 7, B-1090 Brussell.
Fĉderation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne — 35 Avenue Jottrand 1030 Bruxelles — Belgique. Tel. 02 277 49 36.
Esperanto l, rue Galissonmiere — Le Pallet — F – 44330 Vallet – Francio SAT Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris. UEA Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. UNESKO Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, 7 Place Fontenoj, F-75007 Pa-
ris. Konstanta Reprezentanto de ILEI ĉe Unesko: Prof. James Fairbank, 6 Avenue Theodore Rousseau, F- 75016 Paris (tf. 6479187).
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO — IPR
en rilatoj de reciproka informado kun Unesko, Kategorio C
Aperas trifoje jare redaktas: Helmut Sonnabend, Rodeweg 8 3155 Edemissen FR Germanujo
Membreco en I.L.E.I. (40svedaj Kronoj jare) inkluzivas la ricevon de IPR.
abonprezo por nemembroj: 4() svedaj kronoj (inkluzivas afrankon kaj aerpoŝton)
Kontoj:
1. poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI . Sodra Rorum pl. 455. S- 242 00-Horby. (Svedujo)
2. poŝtĝirkonto: 3789(64 — I.L.E.I. 2814 — UEA NL Rotterdam 3007 — Nieuwe Binnenweg 176.
manuskriptojn sendu duoble (skribmaŝine) al la redaktoro
IPR 1986/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Jarkolekto 16 Trimonata N-ro 1, 1986
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj ILEI
REDAKTA KOMITATO
Bociort, I. (R) Ludwig, E. (F) Carlevaro, T. (CH) Maitzen, M. (A) Formizzi, G. (I) Mallia, C. (M) Kiselman, K. (S) Mizuno, Y. (J) Lins, U. (D) Szerdahelyi I. (H)
(redaktisto)
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout
Redaktejo: Esperanto-fako, Universitato ELTE/BTK
H-1364 Budapest, Pf. 107 Presado: = Grafika Centro de Universala Esperanto-
Asocio, Antwerpen
— paĝo 2 de la PDF —
Jarkolekto 16 marto 1986 N-ro 1, 1986
«Internacia Pedagogia Revuo» estas sendependa forumo de la tutmonda pedagogaro. Ĝi aperas trifoje jare. La redakta komitato rajtigas sin mallongigi aŭ korekti la manuskriptojn nur laŭ lingvaj vidpunktoj. Manuskriptojn ni mne resendas. Reproduktaĵoj, tradukaĵoj estas permesataj eĉ rekomendataj kune kun fontindiko.
Redaktistaj notoj
Kiom da Esperanto-instruantoj estas en la mondo? Kiom da esperantistaj pedagogoj: universitataj profesoroj, docentoj, mez- kaj bazlernejaj instruistoj, infanĝardenaj vartistinoj k.t.p. estas en la mondo? Ĉu mil? Ĉu dekmil? Ĉu tridekmil? Ĉu kvindekmil? Neniu scias.
Kiom da membroj havas ILEI? Jen la preciza statistiko de la financestro: 1983 —650
1984 — 607 1985 — 533 (stato la 31-an de oktobro) Kie estas la aliaj?
Estimataj Kolegoj! Vi ĉiuj laboregas. Multaj el inter vi tute senpage instruas infanojn kaj plenkreskulojn, en lernejoj kaj kulturdomoj. Vi faras tion oficiale aŭ duonoficiale, ofte neoficiale eĉ kontraŭ la oficiala sinteno. Ĉu vi ne volas, ke ĉie en la mondo Esperanto estu instruebla laŭ la sama kondiĉo kiel kiu ajn fremda lingvo? Ĉu vi kredas, ke eblas realigi tion sen forta, prestiĝa, aŭtoritata organizaĵo, kiu profesie kaj kompetente reprezentas vin, batalas por la realigo de tiuj celoj, por kiuj ankaŭ vi laboregas kaj defendas viajn interesojn? Se ILEI dum tute mallonga tempo ne sukcesos dekobligi (!) sian membraron, se la sekciestroj kaj estroj de fakaj laborkomisionoj ne laboras laŭ konvenaj metodoj kaj moderna stilo — ĉio, kion ni faras estas preskaŭ vana. Ne pli multe vi devas labori, ĉar vi multege laboras, nur pli bone kaj pli
— paĝo 3 de la PDF —
kunordigite kun viaj kolegoj. Tion celas nia Ligo, al tio helpas nia Revuo.
Bagatelaĵo: kelkajn malgravajn ŝanĝojn vi mem rimarkas en la revuo. El inter ili ni mencias nur unusolan: ni ne uzas en nia revuo la diversajn antaŭ- kaj post-nomajn titolojn. Ni pardonpetas de tiuj, kiuj ne konsentas pri tiu nia sinteno.
Pedagogio
PLEDANTE POR LA SENTOJ
Anna VEREBELY Ligetinĉ
Estas nuntempe preskaŭ natura fenomeno, ke la homoj estas anime pli fermitaj ol antaŭe. Multaj infanoj plenkreskiĝas en la ombro de tiaspecaj paroloj: “tio ne koncernas vin”, “ni ne havas tempon por okupiĝi pri aliuloj”. Kaj ni ne devas longe divenadi serĉante la kialojn de la introvertiteco kaj tiujn de la esprimo “ĉiu vivu por si mem”, kiu atestas pri reduktita valoro de la sentoj.
Nia vivritmo rapidiĝis. Inundas nin la torenta informaro ofte deprima. La procezo de urbanizado puŝas nin en pli kaj pli komplikajn situaciojn. La horoj kaj minutoj de la labortagoj, kies semajna nombro estas reduktita de ses al kvin, estas plenŝtopitaj. Kaj eblus vicigi plu la argumentojn kaj kaŭzojn. Evidente, malantaŭ la menciitaj motivoj kaŝas sin ne nur senkonsolaj vivsituacioj. La semajnofinaj du libertagoj estas tre bona afero — se ili estas vere liberaj. Aldone, sekve de la urbanizado, la loĝantara prizorgo sur multaj kampoj estas pli bona ol antaŭe. Nia vivo en la lastaj jardekoj riĉiĝis ankaŭ per multaj novaj travivaĵoj.
Tamen la negativaj efikoj — resume ili ĉiuj kune — povas kaŭzi ian malriĉiĝon je la sentoj. Kaj tia griziĝo povas malebligi la multfacetajn travivon kaj prijuĝon de la homa ĉirkaŭaĵo kaj tiujn de la propra
memo. Ĉio ĉi malutile influas la konduton, sintenon kaj povas misformi la personecon. Ŝajnas, kvazaŭ nuntempe ne estus vivbezono flegi intimajn kaj enhavoriĉajn sentojn. Kvazaŭ en la kurantaj jardekoj de la teknika progreso valorus nure nur la raciaj faktoj, nombroj, indikoj, la rapidaj kaj konkretaj solvoj. Aŭ la senselekta kaj kiel eble plej rapida kontentigo de la privataj, personaj interesoj. (La realigo de la bezonoj, bazaj el la vidpunkto de la vivteno — kiel ekzemple: havi loĝejon — evidente estas tute rajtaj intereso kaj pretendo.)
Ni maltrankvile rimarkas la signojn de la misformiĝo en la personeco de niaj infanoj kaj gejunuloj. Estas do necedeble, ke kaj la lernejoj, kaj la familioj provu forigi — laŭ siaj ebloj — la danĝeron de tiu misformiĝo. Unu el la maltrankviligaj fenomenoj estas la kontentigo de la “propraj bezonoj”, “propraj interesoj” eĉ se malprofite al aliuloj, respektive la morala sento, kiu aperas kune kun tio. Tiu ago — kune kun sia sento-enhavo — antaŭe estis nomata egoismo. kaj espereble ankoraŭ ne komplete malaperis tiu esprimo el la ĉiutaga lingvouzo. Feliĉe, estu kiel ajn granda la egoismo, tamen ĝi povas realiĝi nur inter baroj, ĉar ĝi puŝiĝas je la strebadoj de la aliuloj. Kaj tiu karambolo havas vunditojn. Por eviti aŭ toleri tiujn interpuŝiĝojn estas bezonataj ne nur realisma vivkoncepto kaj ekvilibra sentaro, sed ankaŭ tiaj homaj trajtoj, kiaj estas komprenemo, toleremo kaj empatio. (Ofte eĉ rifuzemo.) Ĉio ĉi estiĝas ne propre de si mem. Estus bone fortigi en nia eduksistemo la evoluigon de la humanaj trajtoj de la socia kunvivado, respektive tiun de la rilataj sentoj.
Alia signo kaj manifestiĝo de la senta misformiĝo en la personeco estas la “ricevemo” spertebla en eĉ ne malvasta rondo de la gejunuloj. Tiu sinesprimo enhavas parte malĝustan vidmanieron, parte negativajn moralajn trajtojn kaj sentojn. Tio kontraŭas la kapablon identiĝi kun la aliuloj kaj la senton de reciprokemo. Al tiaj vidmaniero kaj sinteno kutimigas la materiala prizorgo emfazita malavantaĝe al la psika edukado. En la lernejoj estas same oftaj tiuj pedagogiaj situacioj, kiuj instigas la infanojn je pasiva akcepto, ja malofte sin proponas ebloj
3
— paĝo 4 de la PDF —
disvolvi la personan aktivadon kaj reciproke alfrontigi la personajn pretendojn. ‘
La strebado al reciprokeco en multaj infanoj formiĝas malfacile. Kvankam tiu kapablo devus transformiĝi en kutimon almenaŭ dum la adoleska kaj juna aĝoj. La partopreno en la socia labordivido, la kunvivado kun la familio kaj ĝenerale kun la homoj ne povas preterlasi la gestojn kun la enhavo de “reciprokeco”, kiuj ĝis la plenkreska aĝo fariĝas devoj. Devoj, kiuj fontas el humanismo.
Inter la signoj de la malriĉiĝo je sentoj oftas la spektakla manifestiĝo de la emocioj. Tiaj estas ekzemple la senretena eksplodo de la abrupta kolero, la senkritika prezentado de la agresemo, — ĝenerale la disvastiĝo de la perforto. Preskaŭ sur ĉiuj terenoj de la socia kunvivado ni spertas tiujn emociojn, kiuj unuflanke vekas similajn emociojn en la aliuloj, aliflanke ili efikas seniluziige al la homa digno. Ili aperas ĉefe en la trafiko kaj aĉetado. La menciita sinteno prezentas malutilan “modelon” por la infanoj kaj adoleskuloj. La danĝero estas granda tial, ĉar la gejunuloj supozas iajn malmolecon kaj internajn fortojn en la agresivaj manifestiĝoj, aŭ aliflanke: ili vidas en tiu sinteno unu el la ebloj de la avancado. Ili ne ĉiam malkovras la verajn radikojn de tiuj agoj: la malhomecon kaj senkulturecon.
La malfortiĝo de la internaj — psikaj — baroj evidentiĝas en la manifestiĝo de amo, unu el la plej noblaj sentoj. Obscenaj sentoj sekvas unu la alian senselekte inter la knaboj kaj knabinoj, kiuj videble nur porokaze apartenas unu al la aliaj. Ofte eblas sperti en busoj kaj tramoj tiajn fibuŝajn signojn de “aparteneco unu al la alia”, Eble eĉ ne tiuj signoj kaŭzas la ĉefan problemon, (kvankam ili povus kaŭzi tion), sed la ignorado de la gustoj kaj sentoj de la aliaj — volaj-nevolaj — ĉeestantoj. La krudaj manifestiĝoj ofte prenas sur sin la maskon de sincereco. Tamen estas ĝenerale konate, ke ekzistas konvencia limo, trans kiu la — cetere estiminda — sincereco fariĝas ofenda.
La prezentitaj fenomenoj instigas nin starigi pliajn demandojn. Unu
el ili koncernas la kontaktiĝon, kaj ties sentobazojn. Ekzistas multspecaj kontaktoj: la plej gravaj estas la familiaj, amikaj, geedzaj kaj kolegaj rilatoj. Ilin saturas la motivoj de la sentoj: amo, seksa sopiro, malŝato, malvolonteco, interna kontraŭemo. Ĉiukaze la plej esenca demando estas tio, kiugrade oni kapablas krei enhavriĉajn, profundajn kaj ĝojplenajn kontaktojn kun aliuloj. Kiugrade oni sentas internajn instigojn por ekhavi pozitivajn kontaktojn, entrepreni, formi, profundigi ilin respondece. Estas vaste konate, ke ilia flegado estas tempopostula. La disvolviĝon ofte malhelpas komplikaj, multfoje malesperigaj okazoj kaj fenomenoj. Tamen, nur tiu kontakto povas esti multpromesa kaj fruktodona, por kies konservado oni dediĉas tempon, energiojn, sentojn, kaj ĉe kiuj ni ne bedaŭras la reciprokecon, do se ni estas kapablaj ankaŭ doni, ne nur ricevi.
Eble la hasta vivritmo de nia epoko kaŭzas, ke nuntempe malmultas la bonetosaj konversaciadoj, amikaj kunestoj, eĉ kunagoj. Inter la gejunuloj pli kaj pli oftas la tielnomataj “ariĝoj” kaj disiĝemaj “amiĉjaj” kontaktoj estiĝintaj por mallongperiodaj celoj (diskoteko, sporto). Tamen, sen riĉenhavaj homaj kunagoj nia vivo fariĝos malkompleta, la ligoj kun la socia komunumo malfiksiĝas kaj la maljunaĝo senhomiĝas.
Neeviteble leviĝas ankaŭ la alia demando: kiajn kulturajn kadrojn serĉas kaj trovas por si nuntempulo por esprimi siajn sentojn al la aliuloj. Ĉu oni preferas la krudajn formojn, aĉajn blasfemojn kaj gestojn tiam, kiam li alfrontas ion aŭ iun? Ĉu li elektas ironiajn kaj emociokaŝajn rimarkojn tiam, kiam oni devus paroli en la tono de estimo kaj honesteco? Ĉu li arogas kaj pozas tiam, kiam la alia homo sopiras amon, eĉ, se eble la partnero volonte prezentus la atenditan karecon, sed li timas, ke tio ne estas “laŭmoda” nuntempe?
La kulturitaj, koraj gestoj estas ne nur nepreterlaseblaj formoj, sed samtempe ankaŭ tiaj moralaj kaj sentaj enhavoj, kiuj vekas similajn ankaŭ en la aliuloj. La kulturitecon kaj estetikon de la sento-esprimoj hodiaŭ la infanoj apenaŭ ellernas en la lernejoj kaj en la familioj. Kvankam tio estus tre-tre bezonata.
— paĝo 5 de la PDF —
Sed vere, kion povas fari la lernejoj kaj familioj en la kulturado de la enhavriĉaj sentoj? Nepre pli multe ol ili faris ĝis nun. Ni devas interkonsenti esence je tio, ke la sentojn eblas, eĉ necesas evoluigi, kulturi kaj — kvankam nekredeble — instrui.
Estas konate, ke estas bone bazita la argumento, laŭ kiu la lernejoj ne kapablas konsideri ĉiujn pretendojn, kiuj estas atenditaj de ili. La personaj kaj materialaj kondiĉoj same estas mankhavaj. La argumentoj de la familioj pri la tempomanko same devas esti akceptitaj, kvankam estas certe, ke la semajno-finaj du libertagoj iom povas influi tion. Tamen, ni devas serĉi kaj trovi la vojon al la pliriĉigo de la senta vivo de niaj infanoj.
Povas esti unu el la vojoj fari pli kulturitaj, emocie pli variaj la enhavon kaj formojn de la kunestoj kaj en la lernejoj, kaj en la familioj — eĉ en la laborejoj. Tio estas nepre realigebla per kulturitaj memdisciplino kaj atentemo. La alia vojo estas formi vivkoncepton, laŭ kiu en niaj ĉiutagoj vaste ekzistas familiaj, lernejaj, laborejaj ĝojfontoj, travivaĵoj, kiuj — krom ceteraj — kontribuas al la pliriĉiĝo de la senta, emocia vivo — oni devas nur malkovri ilin.
Eblus verki multe pri la komplika sentaro de la nuntempaj homoj. Tio, kion ni skize tuŝis, estas nur ereto de la temo. Nur iaspeca veko de
la atento.
Elhungarigis: Imre SZABO
Se vi ankoraŭ ne legis:
Paŭli, E. — Internacia Humanisma Edukado. en: Filozofia Revuo «Simpozio»,
sept. 1985, 3-a jaro, n-ro 6-a, pĝ. 12-19;
Marin, J. — Optimismo kaj edukado, en: «Literatura Foiro», junio 1985, 16-a jaro,
n-ro 91, pĝ. 18-19.
Psikolingvistiko
LA “DU CERBOJ” DE LA HOMO Anna VILAG
(Freŝaj informaĵoj pri la funkcia asimetrio de la homa cerbo)
La plej freŝaj rezultoj, kompletigantaj la jam delonge studitajn kaj konfirmitajn spertojn pruvas, ke la strukturo de la homa cerbo ne estas tute simetria. Nome, tiu cerbokrusta tereno, kiu enhavas parton de la parolcentro, ĉe dekstramanuloj pli grandas en la maldekstra flanko ol en la dekstra. Do la grandcerbokrusta reprezentiĝo de la parolkompreno, parolrekono kaj parolprogramado estas unuflanka. Kontraŭe, la cerba reprezentiĝo de la vido, palpo kaj aŭdo estas simetria: la cerbokrustaj akceptaj terenoj troveblas en ambaŭ cerbo-duongloboj kaj ili estas samgrandaj. La kunligon de la du duongloboj certigas la nervosistemo nomita “corpus callosum.” Nia artikolo resumas la plej freŝajn rezultojn kaj eksperimentojn en tiu ĉi temaro. La kono de ero de la plej freŝaj rezultoj rilate la specialiĝon de la cerboduongloboj estas eĉ pli aktuala, ĉar antaŭ nelonge estis premiita per Nobel-premio la psikobiologo ROGER SPERRY, pro liaj ĉirilataj pioniraj studoj.
Surbaze de la klinikaj-eksperimentaj spertoj pruviĝis, ke la strukturan asimetrion de la homa cerbo multe pli superas la funkcia asimetrio. Ŝajnis, ke la simetrie lokitaj vidaj, palpaj kaj aŭdaj zonoj rezultas malsamajn respondojn depende de tio, ĉu la incito venis al la dekstra aŭ maldekstra flanko de la cerbo. Ili konfirmis ankaŭ tion, ke ne eblas rekte konkludi de la struktura asimetrio al la funkcia, tamen estas tre verŝajne, ke la kaŭzo de la malsamaj respondoj estas la unuflanka parolcentro.
En la nuna fazo de la esploroj oni studas tion, kiamaniere, je kiaj ŝanĝoj respondas la dekstra, respektive la maldekstra duonglobo sur la terenon de vido, palpo kaj aŭdo, do tion, kiajn respondojn rezultas la ĉeesto kaj funkciado de la parolcentro en la respondoj de la cerbo.
La vido kaj palpo NEBES en sia resuma studo raportas pri tiaj eksperimentoj, en kiuj
Fi
— paĝo 6 de la PDF —
partoprenis personoj kun disigita cerbo: do la ligo inter la du duongloboj estis ĉesigita. (Tio ĉi estas operacio por sanigaj celoj, dum kiu oni tranĉas la “corpus callosum” kaj sekve de tio la unuflanka epilepsia konvulsio ne atakas la simetrian aliflankan terenon. La homoj kun tia cerbo nomatas “split brain” [angla, pron. split brejn] -homoj.
En la eksperimentoj oni projekciis figurojn, ekz. liniojn, literojn aŭ desegnaĵojn de geometriaj korpoj sur la dekstran aŭ maldekstran flankon de iu ekrano kaj la partoprenantoj de la eksperimento devis per palpo elekti la surekrane viditan el inter la objektoj lokitaj malantaŭ la ekrano. Tiel surbaze de dudimensia figuro ili devis elekti per manpalpado la tridimensian objekton, kiun ili nature ne povis vidi. La rezultoj montris, ke la du duongloboj de la cerbo specialiĝis por diverstipaj solvmanieroj: la dekstra duono — kiu ĉe dekstramanuloj ne enhavas la parolcentron — donis pli precizan rekonon en tiuj taskoj, en kiuj oni petis la rekonon de la direkto kaj dimensio de la instigoj aŭ de la proporcio de la parto kaj unuo. Aliflanke la maldekstra duono donis pli bonan rezulton en la taskoj, kiuj postulis la determinon de la kvanto de instigoj (ekz. la nombro de projekciitaj punktoj, linioj) aŭ ties longeco, grado. Same pli bone rezultis la maldekstra duono en la plejmulto de lingvaj taskoj. En tiuj ĉi lastaj la partoprenantoj devis nomi kaj rekoni presitajn substantivojn, verbojn, adjektivojn kaj objektojn, samkiel figurojn de movoj.
La ĉi-suba ekzemplo ilustras la funkcian diferencon de la du duongloboj: du junaj malsanuloj partoprenis en tiu ĉi eksperimento. Ili povis vidi alternative sur la dekstra kaj maldekstra flankoj de la ekrano la ciferojn 1 kaj 0: ilia tasko estis nomi tion kion ili vidas. Ili bezonis pli longan tempon por respondoj tiam, kiam la projekciitan figuron observis la dekstra duono. Se en la eksperimento oni uzis ne nur la ciferojn 1 kaj 0, sed ankaŭ la aliajn, tiam por la pli granda cifero (ekz. 8) oni mezuris proporcie pli grandan tempon ol por la malpli granda (ekz. 2) se ambaŭ estis projekciitaj por la dekstra duono. Ŝajnis, ke la malsanulo per la maldekstra duono kalkulis ĝis kiam atingis la projekciitan numeron, observatan de la dekstra duono.
8
Do en la parolkarakteraj taskoj estis pli bonaj la rezultoj de la maldekstra duono. Sed oni pruvis lingvajn kapablojn ankaŭ ĉe la dekstra duono. Per la helpo de la dekstra duono la malsanuloj sukcese palpis literojn, formis el ili vortojn, skribis, kopiis tiujn, sed nomi, elparoli kapablis nur la projekciitajn mallongajn vortojn.
Surbaze de la eksperimentaj rezultoj NEBES imagas la “labordividon” de la duongloboj tiamaniere, ke la duono, ne enhavanta la parolcentron (dekstra) manipulas la incitojn kiel kompleksajn unuojn (objekto, vorto, figuro de ago, vizaĝo ktp.). La maldekstra duono, aliflanke, prilaboras la alvenantajn incitojn sinsekve (nombras, dispartigas, dividas je unuoj) kaj asocias vortojn al la gravaj detaloj. Tiu ĉi plej lasta funkcimaniero necesigus do la partoprenon de la parolcentro.
Lingvaj kaj akustikaj taskoj
Se la vidaj kaj palpaj incitoj rezultis duongloban asimetrion depende de tio, kiomgrade la taskoj bezonis la partoprenon de parolcentro, tiam justas la supozo, ke la akustikaj incitoj rilatantaj al la parolo evidente bezonas la pli intensan partoprenon de la maldekstra duonglobo.
Oni faris ankaŭ sur tiu ĉi tereno multnombrajn eksperimentojn. En la akustikaj eksperimentoj oni devis venki unue tiun malfacilaĵon, ke oni devis apartigi la du duonglobojn unu de la alia. Nome, se oni ĉesigis la kunligon en la krusto tamen restis la unueco de la centro lokita sub la krusto. Fine ŝajnis la diĥiotika tekniko la plej taŭga: tiu ĉi incita metodo havis la eksterordinaran avantaĝon, ke ĝi ebligis la studadon ankaŭ de sanaj homoj. La plej grava karakterizo de la metodo estas, ke en ambaŭ oreloj de la observitaj personoj samtempe eniĝas malsamac incit-materialo (ekz. vorto-serio) tra orel-aŭskultiloj. La partoprenantoj poste devis raporti pri la aŭditaĵoj.
TREISMAN kaj GELLER per sia studo donas bonan ekzemplon, por la diĥotika eksperimento uzanta parolinciton. La studita persono ricevis en ambaŭ orelojn tra aŭskultiloj malsamajn tekstojn. Li devis
9
— paĝo 7 de la PDF —
rediri la aŭditaĵon de unu specifa orelo senĉese kaj per la puŝo de butono devis indiki la rekonon de celvortoj en la teksto. Oni trovis, ke la persono pli ofte respondis per butonpuŝo tiam, kiam la celvorto iris al la dekstra orelo kaj pli ofte eraris tiam en la re-citado, se tiu iris al la maldekstra orelo.
o a ree e,
En la eksperimentaj situacioj, similaj al la ĉi-supra, ili devis rekoni, sekvi, reprodukti, sensencajn vort-elementojn, sencajn unu- aŭ plurelementajn vortojn, sencohavan parolon diferencigi parolvoĉojn laŭ iliaj lingvaj aŭ fizikaj karakteriziloj. La plejparto de la esploristoj spertis, ke en la eksperimentoj per parolincitoj la rezultoj de la maldekstra duonglobo kutime superas tiun de la dekstra, dum la akustikaj incitoj ne rekte rilatantaj al la parolo (ekz. bruoj, sono de objektoj, ploro, rido ktp.) ne kaŭzis evidentan pli bonan rezulton por la maldekstra duono. La rezultoj verŝajnigis tiun supozon, ke en la prilaborado de la lingvaj incitoj regas la maldekstra duono, enhavanta la parolcentron: ne estis tamen klare, per kiaspeca funkcia karaktero kontribuas la parolcentro al la observado de la lingvaj fenomenoj.
Muzikaj taskoj
Unu el la karakterizaj, ne parolspecaj sonogrupoj estas la muzikaj sonoj. En la studado de la asimetrio havas la avantaĝon, ke ĝi en kelkaj siaj karakteroj analogas al la vidaj incitoj, per aliaj karakteroj al la parolsonaj. Tiel ekzemple — simile al la figuroj konsistantaj el punktoj kaj linioj — per kiom ajn sonoj je plej diversa alteco determineblas la forteco, movdirekto, distanco (en alteco kaj tempo), daŭro, sub- aŭ superordigiteco, tembro, konturo. Ili estas figureblaj, sed ankaŭ akustike senteblas la sonoj, paŭzoj, sonobstrukcoj sekvas unu la alian, samkiel ĉe parolsonoj. Kaj la reguloj de la tempa organiziteco de muzikaj sonoj kaj paŭzoj estas tute same iloj de la komunikado kiel en la parolo.
10
924 = KAO = A KEO KIO o
En la esplorado de la asimetrio la plej multflankajn rezultojn donis le melodi-observadoj. La incitmaterialo de la eksperimentoj plejparte konsistis el partoj de konataj melodioj (po unu strofo). La partoprenantoj devis rekoni kaj kanti, zumkanti la aŭditaĵojn. Oni multfoje aplikis ankaŭ la diĥotikan teknikon.
En la eksperimento de GORDON kaj BOGEN ekzemple oni dormigis unu duonon de la cerboglobo: per tio ĉesis provizore jen la funkciado de la dekstra, jen la maldekstra duonglobo. Antaŭ, dum kaj post tio la partoprenantoj kantadis konatajn kantojn kun aŭ sen teksto. Dum la efiko de la medikamento la kantado pli suferis ol la parolo tiam, kiam la dekstra duono dormis; la ritmorekono aliflanke suferis pli, kiam dormis la maldekstra duono. Aliaj esploristoj en similaj eksperimentoj kun ritmaj melodi-rekonaj taskoj venis al la starpunkto, ke en la rekono de la sonalteco pli gravas la dekstra. en la rekono de la ritmo la maldekstra duonglobo.
se TI: SE o.
Oni tamen devas kritiki la eksperimentan metodon de la melodirekonado. La esploristoj rekonis, ke ili povas ricevi klaran bildon nur tiam (rilate la altecon de la sonoj), se la ritmon oni apartigas de ĝi. Kaj aparte analizas la karakterizojn de ambaŭ. La rezultoj de la eksperimentoj kun melodiaj kaj nemelodiaj sonserioj fine alportis ion novan rilate la duoncerban asimetrion. La sonserioj, aplikataj en la eksperimentoj konsistis el 12-18 sonoj; parto de ili estis melodia, parto ne. En unu el la taskoj ili devis rekoni certan parton de la serio, en alia tasko ili devis diri pri la tuta serio, ĉu tiu jam estis aŭ ne. La seriojn ili ricevis foje nur en la maldekstran, foje nur en la dekstran orelon; la partoprenantoj respondis aŭ buŝe aŭ per butonpuŝo. En la eksperimentoj partoprenis spertaj muzikistoj kaj nespertaj amatoroj. La partojn de serioj kapablis rekoni nur la muzikistoj, iliaj rezultoj estis tiam pli
11
— paĝo 8 de la PDF —
bonaj, kiam la incitmaterialo alvenis al ilia maldekstra duonglobo. La seriojn rekonis kaj la muzikistoj kaj la nemuzikistoj, sed la muzikistoj tiam havis pli bonajn rezultojn, kiam la incitoj alvenis al la maldekstra duono, la nemuzikistoj sukcesis pli bone, kiam la incito alvenis al ilia dekstra duonglobo.
oa 5ĵ3$F-F€-57€:- R:-€RX
La labor-disdivido de la cerboduonoj fine imageblas jene: La observado de longa eksperimenta serio daŭras longe. Se la eksperimenta tasko signifas ankaŭ la analizon de la aŭditaĵoj, tiam tio rezultigas la pli intensan funkciadon de la maldekstra duono. Se la eksperimenta tasko postulas la observadon de la incito kiel unueca tuto, tiam la rolo de la dekstra duono pli akcentiĝas. Por la analizo necesas praktiko, edukiteco. La kapablo kompreni ion kiel tuton rolas dufoje: unue, kiam ni ankoraŭ ne kapablas analizi kaj due, kiam ni jam preterpasis la analizon. En la eksperimentoj la sperton reprezentis la muzikistoj, la nesperton la amatoroj.
Se la rezultojn de la sonserioj ni komparas kun la rezultoj de la vidaj kaj palpaj studoj, tiam ŝajnas, ke ĝeneraligeblas la konstato, ke la maldekstra duono rolas en la sekvencaj taskoj, postulantaj analizon, dum la dekstra en la sintezaj taskoj, kaj kiam oni devas kompreni kiel tuton la aferon, rolas ne ekskluzivan, sed regan rolon. La graveco de parolcentro ŝajne estas tio, ke tiamaniere eblos la analizo, divido, dispartigo de la daŭraj incitoj kun ajna modaliteco. Tiu ĉi sama estas la funkcio de la parolcentro ekz. en la formado de parolsonoj (vokaloj-konsonantoj) aŭ ankaŭ ĉe vortfarado.
se FEO OBE
Fine nepre ni devas mencii, ke la eksperimentoj kutime produktis eksterordinaran situacion por la laŭeble plej preciza malkovro, studo
12
de la eventoj. Do en tiu ĉi situacio ni povas paroli pri tio, ke la du partoprenantaj duongloboj de la homa cerbo en eksterordinaraj kondiĉoj montras malsamajn kapacitojn. Ĝuste tial la solvo de la eksperimentaj taskoj estas tre malfacila, ĉar en tiaj situacioj gravas, ke ni povu mobilizi la kapaciton de la duonglobo, kaj ne la senerara, rapida solvo de la tasko. Kiam ajn iu atingas elstare altan nivelon en la solvo de iu tasko, ni ne trovos indikojn por la asimetrio. Tio povas pruvi, ke por la altaj
rezultoj respondecas ambaŭ duonoj kolektive per sia harmonia funkciado.
Proponata literaturo
Ivanov, V.V. — Gerade und Ungerade: Die Asymmetrie des Gehirns und der Zeichensysteme. El la rusa trad. W. Petri. Eldono: S. Hirzel, Stuttgart 1983. 221 pĝ. La ruslingva originalo: Moskvo 1978. j
Figuro 1 — Skemo de cerbokrusta foto, sur kiu videblas la temporal-tereno 115 planum termporalum) kaj la tielnomata Heschl-giro (HG), ambaŭ asimetrie lokitaj.
13
— paĝo 9 de la PDF —
Figuro 2 — Ĉe malsanuloj kun tranĉita cerbo, pro la tranĉo de corpus callosum ĉesis la kunligo de la du duongloboj. La funkciado de la maldekstra duono regas en la skribo, parolo, verba pensado, kalkulado; la dekstra duono regas en la neverba pensado.
2; MALDEKSTRA DEKSTRA
flaro
flaro (maldekstra naztruo) (dekstra naztruo)
sento kaj movo
parolo kaj de maldekstra mano
skribo
sento kaj movo spaca (tridimensia)
de dekstra mano bildformado parola pensado, neparola pensado kalkulado
vido vido (dekstra okulo) (maldekstra okulo)
Figuro 3 — En la eksperimenta situacio la paciento sidas antaŭ la ekrano, kontraŭ li la eksperimentanto. La paciento vidas la ekranon, tamen ne sian manon.
3. 4.
14
Figuro 4 — La “split brain” homo diras tion, kion per sia maldekstra duonglobo observas, kaj per sia maldekstra mano palpas tiun literon, kiun vidas sur la dekstra flanko de la ekrano.
Figuro 5 — La figuron, projekciitan en la maldekstran vidterenon la paciento observas per sia dekstra duonglobo, kaj respondas per la helpo de la motora centro, lokita en la dekstra duonglobo.
5 6. o/ P6 Maj klipo, l ark
lva
Figuro 6 — Per sia dekstra mano la paciento ne kapablas ĝuste respondi, ĉar la motora centro, reganta la dekstran manon lokiĝas en la maldekstra parto kaj kun ĝi ĉesis la ligo.
Elhungarigis Csabo LENDVAY
15
— paĝo 10 de la PDF —
Lerneja Lingvopolitiko
KIA LERNEJO EN EŬROPO? Giordano FORMIZZI — Aldo BERGAMASCHI
Si una lingua esset in mundo, accederet in effectu generi humano tertia pars vitz, quippe que linguis impenditur.
G.W. LEIBNIZ
Premiso Changer la culture et la politique (ESPRIT)
La proponoj pri nova lernejo aŭ ekiras ankaŭ novan vojon aŭ paŭsas jam preterpasintajn modelojn. Se la edukaj principoj ne ŝanĝiĝas, ni vane serĉas aŭ prilaboras lernejajn aŭ didaktikajn planojn: novaj flikaĵoj en malnova vesto nenion renovigas kaj la vesto estos poste pli ĉifona ol antaŭe.
La jena “dokumento” naskiĝis por respondi, per sincere kunlabora spirito, al instigo venanta de kelkaj niaj universitataj kolegoj, kiun ni pensis digna je respondo. |!
Al ni ŝajnis utile interveni kritike, por difini — sen iu ajn dogmatismo tamen firme fidante je niaj konvinkoj — la fundamentajn projektliniojn, kiuj baziĝas sur la “plenuminda devo”, ĉu en la didaktiko ĉu, precipe, en la eduka kampo, kie homo estas kune kun sia spirito tute kunvolvita. Estas superflue aserti, ke nia aktuala mondo daŭre antaŭmetas al niaj okuloj ĉiam la samajn “nesolvitajn” problemojn, kaj ke ĝi postulas de ni novajn pensmanierojn, novajn efikajn instrumentojn, disponon eltrovi la solvon. Se ni apogas nin nur sur tio, kion ni antaŭe ĉiam faris, ni riskas ŝtopi nin mem en persista “fremdiĝo”. La fariseo kaj la ekzegezisto apelacias al la leĝo (pasinteco) por pravigi sian nunan konduton, kaj ili forgesas gajni “la originalon” kaj tiel farante ili restas “conservatores temporis acti”.
16
Ĉu ni parolas tro teorie? Ĉu antaŭeco de teorio fronte al praktiko ne signifas necese kritika tasko de la unua pri la dua? Tio estas uzi rigore kritikan racian kribrilon, por rikolti “la plej bonon” kaj nur tiel esti rajtigita paroli pri eduko. Aŭtentikaj novaĵoj estas en sia simpleco tiel konfuzigaj, ke ĉiu kontraŭparolo iĝas naiva: Kristo kaj Nikodemo, Sokrates kaj Ateno.
Iaspeca “neraciismo”, kiu subtenas ĉian utopion estas, eble, iometo da salo, kiun ni bezonas por ne droni en tro da “neĝusta raciismo”, kiu mortigas ĉiun elanon, ĉiun entuziasmon, ĉiun progreson. La “utopia neracieco” — ni scias ĝin el la historio — ofte estas nur antaŭ-anonco al alie fundamentita racieco, kiu kapablas produkti “nov-kvalitan salton” ene de l’ homo kaj de lia historio.
Dokumento
En tiu momento mondlingvo estas pli grava ol iu ajn mekanika progreso. L. MUMFORD
Nia propono sinteze estas do la jena:
— Eŭroplaneda lernejo de bazlernejo ĝis la universitato, kun komunaj programoj, en la kadro de dulingva instruado, kie la Internacia Lingvo, por ĉiuj egale, estas instruata flanke de nacia (gepatra) lingvo.
Ni pensas, ke la plurlingveco (plurlingvismo) estas historia fakto, kiu similas al politeismo. Ĝi ne estas riĉeco, sed instinkta eksplodo je antropologiaj baroj kaj obskura fonto de interhomaj konfliktoj, kiujn la edukado nepre devas imputi kaj venki sen kiu ajn plorado.
Same kiel la divido de la mondo en suverenaj naciaj ŝtatoj estas trafike ridetanta imago de profunda interhoma dismembriĝo, tiel la
plurlingveco devas esti rigardata kvazaŭ anomalio ne plu tolerebla fare de Homo sapiens.
17
— paĝo 11 de la PDF —
La homaro, pli aŭ malpli konscie, trapasinte etnocentrajn ĉiam ripetiĝantajn epilepsiojn, ekserĉas la vojojn de sia unuiĝo. Tiuspecan bezonon-alvenpunkton oni povas akiri kaj plenigi nur pere de rezignoj, kiuj kunprenas la “genon” (psikon) kaj la “medion” (historion).
Nia “Peticio al Eŭropa Parlamento” estas do la jena. 3. — Favori la iom-post-ioman enkondukon en ĉiujn lernejojn de la
Por “progresi” kaj por ne “perei” estas necese: mondo — el tio konsistas la a’tiranta ekzemploriĉa strebo de 1. — konstrui, en la internacia kampo, Eŭropan Federacian Ŝtaton kiel Eŭropo — de la Internacia Lingvo, kiu permesu:
sciencistoj, sed male ĝeneralan batalon kontraŭ senklereco, tiel la pluraj kredoj neniam devas fariĝi konflikto inter “kredantoj, sed atingi multflankan venkon kontraŭ la evidentaj homaj fremdiĝoj.
antaŭpaŝo al neniigo de la “pereiga dogmo de la ŝtata suvereneco” (L. EINAUDI) kaj al la starigo de tutmonda federacio, konsiderante la homojn kiel membrojn — ĉiuj — de sama homa familio;
— konstrui, en la interna kampo, federalisman socion bazitan:
a) sur la principo de disdivida suvereneco,
b) sur la disvastiĝo de aŭtonomio en la ekonomikajn kaj socikulturajn instituciojn, celante formi tutan organismon, en kiu la vivo de unuopuloj kaj de grupoj povu sin esprimi kiel “aro da senfinaj aŭtonomioj” (C. LEVI). Aŭtentika scienca esploro limigita ene de la hodiaŭaj naciaj ŝtatoj, universala frateco kune kun ŝtataj limoj estas sensenca kontraŭeco nekunigebla kun la nova kulturo en kies nomo ni volas edifi nian estontecon.
2. — Alvoki la homo religiosus al severa kritika ekzameno pri historia
atingo de liaj metahistoriaj certecoj. Se la “religio” ne povas kunigi la homojn, formanĝegas sian propran difinon kaj elmontras nominalisman nocion pri “Dio”. Ĉar ne eblas trovi objektivan juĝkriterion pri la vero sur kampo en kiu la finaj certecoj estas fide akceptitaj, ni devas nepre nin ankri al “Principo de kontraŭdiro” kaj deklari savpova nur tiun “fidon”, kiu montriĝis kapabla solvi ene de ĝi, teorie kaj praktike, la problemojn pri la socia kunvivo (superregado de homo sur homo) kaj pri la politika kunvivo (superregado de iu grupo sur la aliaj). Pri tiuj du temoj — estas necese ĝin rekoni — la historiaj religioj seniluziiĝis, aŭ miskomprenis la ”mesaĝon” de la “profeto” aŭ de l’ Dio.
a) definitive neniigi ĉiun kulturan koloniisman volon;
b) radikale ekskludi la naskiĝon de kiu ajn privilegio ŝuldata al lingva nesimetrio;
c) realigi la premisojn por universala rekta hom-interkomunikado, respektante la fundamentajn edukajn principojn kaj tiujn de la socia kunvivo;
ĉ) reakiri grandvaloran “lernejan tempon” por investi ĝin en la lernado de nova “teknologia kono” (enhavo) anstataŭ ĝin malŝpari por akiri malnovajn signojn (ilaron) de faklimigita komunikado;
d) klopodi ke la tutmonda procento de disleksiuloj fariĝu venkebla handikapo malgravigante la nunajn psikologiajn distancojn, kiuj ekzistas inter la normalecaj kaj la nenormalecaj unuopuloj; e) liberigi la lingvominoritatojn el “historia timego” fronte al pli fortaj proksimuloj (najbaroj), donante al ili la eblecon refluigi — sekve savi — en la trankvilan oceanon de unueco ilian specifan kulturan riĉecon;
f) ekzorci la “malbenon de Babelo”, starigante “universalan popolon”, en kiu eblu “plenplena” interŝanĝo de pensoj, en kiu ĉiuj povu alproprigi la tutan konon akiritan de la homaro kaj per kiu oni povas rekomenci la pacigan okupacion de la ĉielo.
Ni estas konvinkitaj, ke la INTERNACIA LINGVO ESPERANTO
estas la ilo racie plej taŭga kaj “jam preta al uzado” por atingi la supre-
Same kiel la pluraj bejtucaŭo, ne konsistigas konflikton inter menciitajn celojn.
18 19
— paĝo 12 de la PDF —
Notoj
l. La Centro San Domenico en Bologno (ltalujo), la 9-an de majo 1985, sendis al Eŭropa Parlamento en Strasburgo “Peticion por Eŭropa lernejo: el mezgrada lernejo ĝis la universitato per komunaj programoj, ene de plurlingva instruado.”
Tiun “Peticion” — kiun oni poŝtsendis al plej gravaj lernejaj kaj ŝtataj instancoj naciaj kaj eŭropaj — sciigis ene de Verona Universitato la profesoroj ANTONIO GRASSANI kaj GIORGIO SAVIO el Ekonomia Fakultato, pridemandante subskribon aŭ opinion.
UNIVERSITATO DE VERONA, JULIO 1985 Du legindaj studaĵoj de G. FORMIZZI:
Perspektiven fŭr einen sprachlichen Foderalismus, en: Von der freien Gemeinde zum foderalistischen Europa. Ed. F. Esterbauer k.a. Eld. Duncker Humblot, Berlin 1983, pĝ. 489-504, kaj:
Per un plurilinguismo neutrale e democratico, en: Verso una educazione interlinguistica e transculturale… Red. G. Mazzotti, Antaŭparolo de A. Martinet, Eld. Marzoreti, Milano 1984, pĝ. 186-188.
22
Instrupraktiko
SPECIMENA EKZAMENO
La ekzamenoj en siaj nunaj formoj — kiel celo de instruado kaj ilo por determini la rajton al plua studado — estas ofte atakataj. Sed la klaso ĝuas ekzamenon je la fino de la kurso kaj per ĝi ricevas ian mezuron de la propra progreso.
Se temas pri ekzameno pri fremda lingvo, estas rekomendinde laŭeble eviti la uzadon de la nacia lingvo krom en tradukekzercoj (multaj geinstruistoj ne ŝatas la tradukadon, tamen ĝi povas doni kontentigan senton al la lernantoj, kiuj bezonas kuraĝigon).
Ĉi-sube estas ekzemplo de ekzerco, kiun oni povas uzi kiel legan aŭ (por progresintaj klasoj) aŭdan tekston. Oni povas adapti la specimenon al la propra klasnivelo; multaj instruantoj preferus simple fari demandojn pri la teksto, respondendajn per kompletaj frazoj.
Se la teksto estas nur aŭda (t.e. la klasanoj ricevas nur la demandaron en skribita formo kaj la tekston ili devas aŭskulti) oni sekvu la jenan proceduron:
1. La ekzamenanto laŭtlegu la tekston; dume la klasanoj ne rigardu la demandaron.
2. La klasanoj legu la demandaron; ekde nun ili rajtas marki siajn elektojn.
3. Post kelkaj minutoj la ekzamenanto ree laŭtlegu la tekston.
4. Je la fino de la permesita tempo la ekzamenanto legu la tekston trian fojon; tuj kiam finiĝos la legado, la klasanoj demetu la skribilojn.
Teksto
Saluton, mi nomiĝas Pierre. Jes, vi ĝuste divenis, mi estas franco. Antaŭ nelonge — apenaŭ tri monatoj — novaj najbaroj okupis la apudan domon. La familio nomiĝas Dubois, kaj oni supozus, ĉu ne, ke ili
23
— paĝo 13 de la PDF —
estas francoj, sed fakte ili elmigris el Usono.
Tuj mia patrino diris: “Ĉiam estas malagrable, kiam la najbaroj estas eksterlanduloj — sed usonanoj, jen vera katastrofo!” Kaj la unuan vesperon ŝajnis, ke ŝi pravas; iom antaŭ noktomezo bruis laŭta radiomuziko el ilia domo. Tuj mia patro kriegis tra la fenestro: “Fi! Civilizitoj ne faras tiaĵojn!” Kelkajn minutojn poste la radio eksilentis. La postan tagon mia patrino observis, ke unu el la najbaraj knaboj eniras ilian domon sen skrapi la koton for de la ŝuoj. Ŝi parolis pri sovaĝuloj. Unu semajnon poste ŝi raportis al ni, ke tiuj malpuremaj usonanoj ankoraŭ ne purigis siajn fenestrojn. Panjo kredas je Dio kaj duonsemajna purigado de fenestroj.
Sed la vera aĉaĵo okazis antaŭ unu semajno. Studante lernolibron de la japana — jen mia ŝatokupo — mi ekkonsciis, ke iu staras sur la balkono de Dubois-a kaj manĝigas paserojn. Tio estas ja tro!! Ĉu ili ne scias, ke, se kelkaj paseroj ricevas manĝaĵon ie, tuj venas amaso da aliaj, kiuj lasas siajn malrespektaĵojn sur la balkono, fenestroj kaj muroj?
Mia pacienco forvaporiĝis. Mi ekmarŝis al la domo de tiuj Dubois-oj por firme sciigi al ili, kian stultaĵon ili faras. Sed…
Sur la balkono, ĉirkaŭate de paseroj, staris la plej bela kaj rave dolĉa knabino, kiun mi iam vidis. Verŝajne dekokjara, kaj mi estas dudekunu-jara solulo. Ŝia nomo estas Marie, Marie Dubois.
Mi bedaŭras, ke mi ne plu havas tempon por rakonti al vi pri niaj novaj najbaroj. Vidu, mi devas nun foriri… helpi al Marie manĝigi paserojn.
Demandoj Faru cirklon ĉirkaŭ la literon de la ĝusta alternativo!
1. Kiam Pierre ekskribis, la najbaroj jam loĝis tie dum: A proksimume unu monato B preskaŭ 3 semajnoj C. ne pli longe ol 3 semajnoj D antaŭ nelonga tempo
24
2. Pierre supozis ke la najbaroj estas francoj pro:
A ilia prononcmaniero B ilia manko de kulturo C ilia aspekto D ilia nomo 3. La opinioj de la patro supozigas, ke li estas: A ŝovinisto B muzikfakulo C antropologo. D radikalulo 4. La unua indiko, ke la najbaroj estas necivilizitoj, estis ilia: A malpureco B ebrieco C filingvo D laŭteco 5. Kiam la patro protestis, la ĝeno ĉesis: A post nelonga tempo B tuj C tute ne D la postan matenon
6. La patrino de Pierre kritikis la knabon, ĉar li: A malpurigis la plankon B kuris en la domo C kuris en la domon D ne portis ŝuojn
7. Pierre skribas pri sia patrino: A admire B fanfarone C ironie D kolere
8. En sia libera tempo Pierre verŝajne plej volonte: A postkuras knabinojn B aŭskultas muzikon C faras ornitologiajn esplorojn D studas lingvojn
9, Pierre intencis protesti al la najbaroj pri: A malŝparo de manĝaĵo B la bruo de la paseroj C la malpuraĵoj de la birdoj D. la pliiĝo de la paseroj
10. La rakonto indikas, ke en tiuj najbaraj interrilatoj la decida faktoro estis: A toleremo B la sagoj de Kupido C rezoluteco D komunaj interesoj Alvoko de la redaktoraro Ĉi tiun proponon ni transprenis el P.A.P.I.E. (Pacifika Asocio Por Instruado de
Esperanto, 1979/3:15, pĝ. 2-5). Niaj legantoj estas petataj sendi siajn rimarkojn, kritikojn pri tiu propono al la Ĉefredaktisto. La plej bonaj kritikoj estos premiotaj!
25
— paĝo 14 de la PDF —
Ruĝa Krajono
6 Instruistoj pri geografio, atenton! Demando: En kiu lando situas Budapeŝto? Fotokopiaĵo el la N-ro 318, jan. 1980, de la:
X“ REVUE FRANCAISE 3 D’ESPERANTO
x ESPERANTO
«4 ACTUALITES
Ces informations sont extraites ce mois-ci des revues esperantistes ”Esperanto”, ”Heroldo de Esperanto”, ”Literatura Foiro” et tendent 4 presenter un panorama des principaux evenements de l’annĉe.
Rencontre Austro-Danoise
Le 18 Avril 1979, a Budapest, a eu lieu une rencontre entre Pambassadeur du Danemark, H.H. Haxthausen et le professeur I. Szerdahelyi. Le Part Progressiste Danois a dĉposĉ une demande au Parlement afin que le representant danois aux Nations-Unies proposat a cette Assemblĉe d’”examiner une convention internationale pour
26
Pintroduction de lEsperanto comme premiere langue ĉtrangĉre dans toutes les ĉcoles. L”’ambassadeur demanda toutes informations nĉcessaires a Szerdahelyi car, a Budapest existe une section officielle universitaire d’Esperanto a laquelle est liĉe ‘ĉtude scientifique de la langue.
==
Por tiuj, kiuj ne komprenas la francan: Aŭstra-Dana Renkontiĝo
“La 18-an de aprilo okazis en Budapeŝto renkontiĝo inter la ambasadoro de Danio, H.H. Haxthausen, kaj la profesoro I. Szerdahelyi. La Dana Progresisma Partio prezentis peton al la Parlamento, por ke la dana reprezentanto ĉe la Unuiĝintaj Nacioj proponu al tiu Asembleo ekzameni internacian konvencion pri la enkonduko de Esperanto kiel fremda lingvo en ĉiuj lernejoj. La ambasadoro petis ĉiujn informojn necesajn de Szerdahelyi, ĉar en Budapeŝto ekzistas oficiala universitata fako pri Esperanto, al kiu apartenas la scienca esploro de la lingvo.
€ La preseja diableto serpentumas
En la populara libreto de P. BURNEY, Les langues internationales («La internaciaj lingvoj»), PUF, Paris 1962, pĝ. 22, la aŭtoro skribas, ke la artaj lingvoj aperadas amase kaj portas la plej strangajn nomojn (ĉi-loke la aŭtoro listigas 19 nomojn) kaj poste: “Ni distingu en la amaso de restintaj la Carpophorophilus kaj la Astegoniagraphianek …”
En tiu ĉi unusola frazo estas du grandaj eraroj: unue: CARPOPHOROPHILUS ne estas nomo de lingvo, sed
27
— paĝo 15 de la PDF —
pseŭdonomo de verkisto (laŭ BAUSANI eble de LEIBNIZ; laŭ la rezulto de miaj esploroj tiu pseŭdonimo ne povis aparteni al LEIBNIZ sed tre verŝajne al iu lia epigono);
due: kio estas tiu terura, apenaŭ prononcebla “Astegoniagraphianek”?
En “Bibliografio de Internacia Lingvo” de P. STOJAN (Genĉve 1929) ĉe la n-ro 5706 (pĝ. 473), oni trovas la jenan verkon: Gati I. — ASTEGANOGRAPHIANEK Philosophica vagy univ. nyelvnek 1820, Budapest…
En la “Historio de la Mondolingvo” de E. DREZEN (Leipzig 1931) sur la paĝo 70, piednoto n-ro 4: Gati Istvan — “A steganographianek … Philosophica vagy universalis nyelvnek”, Pesten 1820.
Nun ni vidu la erarojn: ĉe STOJAN la nomo estas ĝuste skribita, ĉe DREZEN kaj en la familia nomo kaj en baptonomo mankas la supersigno (en la Hungara [a] kaj [a] estas du diversaj vokaloj!). La dua granda eraro de STOJAN estas, ke la eldonlokon li nomas “Budapest”. Sed en tiu jaro Budapest ankoraŭ ne ekzistis! Ekzistis tri urboj: Pest, Buda, kaj Obuda, kiuj unuiĝis en 1872, kaj nur depost tiu jaro ekzistas la urbonomo Budapest. Ĉe DREZEN estas ĝusta: Pesten = Pest – en; -en signifas fakte “sur” sed ĉi-kaze “en”. Sekve: Pesten signifas “en Pest’.
Sed kio pri la “lingvo-nomo”? La vorto “steganographia” signifas steganografio, termino eble la unuan fojon uzata de J. TRITHE- MIUS, ĉe kiu ĝi signifis kaŝ-skribon, kripto-skribon, sekretan skribon. Ĉe GATI ĝi signifas kuntiritan/koncizigitan skribon. “A” estas la difina artikolo, kiu en la Hungara havas du formojn: antaŭ vokalo az, antaŭ konsonanto a, laŭ malnova skribmaniero a’. Tiu postpoziciaĵo -nek estas la signo de genitivo sed nur ĉe la altvoĉaj sonoj, ĉi-loke devas esti -nak. Do, la ĝusta titolo komenciĝas jene:
A” steganographianak kaj ĝi signifas “de la steganografio” — ĉar en
28
Hungara la vicordo ĉe la genitivo estas inversa: unue staras la posedanto kaj poste la posedaĵo. Same ĉio kio sekvas en la titolo kaj ĉe STOJAN kaj ĉe DREZEN estas genitivoj. Do kvazaŭ ni dirus ĉe la libro de DREZEN la titolon tiel: De la Mondolingvo… (eĉ tion erare!). La unua parto de la titolo en la originalo estas: “A” steganographianak I-so konyve”, kio signifas: “La unua libro de la steganografio”. La kompleta titolo estas tro longa por okupiĝi ĉi-loke pri ĝi. La unua kaj plej granda eraro estas, ke oni duonigis la genitivan sintagmon en malbona loko kaj tiel tiu vorto havas nenian signifon. La dua estas la misskribita formo:
Originalo: A” steganographianak… [I-so konyve]
DREZEN: A steganographianek…
STOJAN: Asteganographianek (jam sen tripunkto!)
BURNEY: Astegoniagraphianek jam konsiderata kiel nomo de artefarita lingvo! Mirinda metamorfozo! (Rimarku ĉe BURNEY la intermiksadon de literoj!)
(sz-i)
Ne SAPEL sed JAPELJ
La mistera G. SAPEL (1744-1807), kiu “ellaboris ankaŭ projekton de gramatiko por interslava skriba lingvo”! estas neniu alia ol slovena eklezia verkisto kaj lingvisto Jurij JAPELJ?. Li verkis gramatikon, kies plena titolo estas: “Slavische Sprachlehre, das ist Vollstindiger Grammatikalunterricht von der Krainerischen und windischen Sprache, wie sie in Krain, in dem oest. Littorale, in der Grafschaft Gorz, in Steyermark und Kirnten gesprochen wird, oder vielmehr gesprochen werden sollte, dann wie sie von den Kroaten, Dalmatiern, Slavoniern, Bohmen, Polen und Russen leicht verstanden werden kann.” En la jaro 1807 cenzuro subskribis la manuskripton, sed ĝi ne estis presita.
Por interlingvistiko estas interesa ankoraŭ fragmento el teksto pri la slovena lingvo, kie JAPELJ proponis, ke “la regantoj kreu societon de kleruloj laŭ ekzemplo de la akademio Della Crusca, kiu 1-e kolektu la
29
— paĝo 16 de la PDF —
komunajn vortojn, kompreneblajn al ĉiuj slavoj; 2-e eldonu universalan slavan vortaron; 3-e ĝeneralan analizan gramatikon de slavaj lingvoj; 4-e ellaboru por ĉiuj slavoj uzeblan unuecan alfabeton; 5-e eldonu diferencigajn gramatikojn de slavaj lingvoj, verkotajn por slavoj.”“
La misan nomon SAPEL kaŭzis simpla preseraro en mallonga artikolo de Ig. HOŜEK “Ŭber gemeinslavische Schriftsprachen”, aperinta en la unua numero de “Revue Cosmoglottique”5. “Anstataŭ JAPELJ estas erare presita SAPELJ”, konstatas ŜKRABEC en la recenzo de la unua numero de la revuo.“ Tiun ĉi fonton uzis DREZEN” kaj STOJAN“ (kontrolu!!). La ŝanĝon SAPELJSAPEL verŝajne kaŭzis traduko en Esperanton pere de la rusa lingvo.” El la du menciitaj verkoj de DREZEN kaj STOJAN la erara nomo de la slovena interlingvisto JAPELJ eniris aliajn interlingvistikajn verkojn. !!
Rimarkoj
1. Drezen, E. — Historio de la Mondolingvo. EKRELO, Leipzig 1931, p. 78
2. Slovenski Biogratski Leksikon. Prva knjiga A-L. V Ljubljani 1925-1932, p. 382- 385. (Slovena Biografia Leksikono, Ljubljana)
3. “P. Stojan (Bibliografio de internacia lingvo. Genĉve 1929) enrubrikas la ellaboron de tiu ĉi projekto sub la j. 1790.” (Drezen, samloke)
4. Slovenski Biografski Leksikon, p. 384
5. Drezen (DREZEN, 1931) rimarkis: “Vidu «Revue Cosmoglottique». Budapest 1912, N-ro 1,:p. 12-13; „..”
6. Ŝkrabec, S. – “REVUE COSMOGLOTTIQUE. Organe scientifique-lib€ral pour tous les amis cosmoglottistes. R€dacteur en chef: A.H. Marieh. Rĉdaction et administration Budapest, IX. Ull6i-ŭt. 59. […]” en: «Cvetje z vertov sv. franĉiŝka», Gorica 1912, n-ro 2, p. b-d (kovrilo!)
7. samloke
. Stojan, P. — Bibliografio de internacia lingvo, Genĉve 1929 (?)
9. Drezen verkis la cititan verkon en la rusa lingvo. La unuan Esperanto-eldonon tradukis, prilaboris kaj redaktis N. HOHLOV kaj N. NEKRASOV.
10. Sed ĝi mankas en: Gjivoje, M. “Jugoslavia kontribuo al interlingvistiko” — La
internacia lingvo — Sciencaj aspektoj. Red. D. Blanke, Kulturligo de GDR. Centra Laborrondo Esperanto. Berlin 1979, p. 79-89
[e
(JUG, Janez)
30
Aktualaĵoj – Okazintaĵoj – Diversaĵoj – Informaĵoj – Sciindaĵoj
6 La nova ILEI-Estraro – la unuan fojon kune (la 5-an de aŭgusto 1985, dum la 70-a UK en Augsburg)
De maldekstre: M. Bacev vicsekretario, C. Dazzini sekretario, I. Szerdahelyi prezidanto [staras], E. Symoens vicprezidanto, B. Ragnarsson reprezentanto de UEA- Estraro, B. Andreasson kasisto.
A UNESKO-Rezolucio n-ro 114.I11.AR.XI.11
La 23-a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO, Sofio la 6-an de novembro 1985, rezoluciis jene:
31
— paĝo 17 de la PDF —
La Ĝenerala Konferenco konsiderante, ke la Ĝenerala Konferenco en sia sesio de 1954 en
Montevideo, per sia Rezolucio TV-1-4-422-4224 notas la atingojn pere
de la Internacia Lingvo Esperanto sur la kampo de internacia intelekta
interŝanĝo kaj reciproka interkompreniĝo de la popoloj de la mondo, kaj rekonas ke tiuj atingoj kongruas kun la celoj kaj idealoj de
Unesko; memorigante, ke Esperanto faris intertempe konsiderindan progre-
son kiel ilo por la antaŭenigo de reciproka interkompreniĝo de popoloj
kaj kulturoj de diversaj landoj, penetrante en la plej multaj regionoj de la mondo kaj plej multaj homaj aktivecoj;
rekonante la grandan potencialon de Esperanto por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter homoj de malsamaj naciecoj;
notante la konsiderindan kontribuon de la Esperanto-movado kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio por la diskonigo de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en ties aktivecoj;
konscia pri la fakto, ke en 1987 Esperanto celebros sian centjariĝon de ekzisto:
1. gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centjariĝo,
2. petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel ilon por pli bona interkompreniĝo inter diversaj nacioj kaj kulturoj,
3. invitas la Membrojn-Ŝtatojn signi la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaracioj, per eldonado de specialaj poŝtmarkoj ktp., kaj stimuli la enkondukon de studprogramo pri la lingva problemo kaj Esperanto en siajn lernejojn kaj institutojn de supera instruado,
4. rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizoj aliĝi al la celebrado de la centjariĝo de Esperanto, kaj konsideri la eblecon de la uzo de Esperanto kiel rimedo por diskonigo de ĉiuspecaj informoj inter siaj membroj, inkluzive de informoj pri la laboro de Unesko.
Red. rimarko: Ĉiu rezolucio valoras tiom, kiom oni efektivigas el ĝi.
32
um Eŭropa Kultura Forumo en Budapeŝto, oktobro-novembro de 1985
Antaŭ dek jaroj, en 1975 komenciĝis promesplena kaj fruktodona procezo en la finna ĉefurbo, Helsinki: nome, la plej multo de la Eŭropaj landoj, kun Usono kaj Kanado subskribis la politike gravan Finan Akton pri la sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo. La reprezentantoj de tiuj 35 subskribintaj landoj post kelkaj jaroj kunvenis por konferenci en Madrido, kaj nun en Budapeŝto, okaze de la ses-semajna kultura forumo.
La celo de la forumo estis fortikigi la komprenemon kaj la reciprokan konfidon inter la aktivuloj de la kultura vivo de la Eŭropaj landoj, pridiskuti kaj laŭeble solvi la plej urĝajn problemojn de la kultura interkomunikado, kunlaboro kaj progreso en la maljuna kontinento, kies influon ne eblas preteratenti en la tuta mondo. Por realigi ĉi tiun celon, kreiĝis pluraj komisionoj, kiuj traktis kaj pridiskutis kelkajn el la prezentitaj 250 proponoj, el inter kiuj ĉ. 100-130 estis fine akceptitaj por plua konsidero, t.e., por praktika realigo. En la laboro de la komisionoj partoprenis la plej eminentaj reprezentantoj de la plej diversaj branĉoj de la artoj kaj kulturo en Eŭropo, Usono kaj Kanado.
Kaj laŭ sia amplekso, kaj laŭ la enhavo, la proponoj estis la plej diversaj, kaj ĝenerale estis prezentitaj komune de pluraj landoj. Ĉar la bazo de ĉiu kultura komunikado devas esti la lingva interkompreno, la egalrajteco de ĉiuj lingvoj por partopreni en la interŝanĝo de la kulturaj valoroj, inter la proponoj ni menciu en la unua loko tiun de kvin landoj (Finnlando, Islando, Hungario, Norvegio kaj Svedio) pri la antaŭenigo de la traduko, eldono kaj disvastigo de la literaturaj verkoj de la malgrandaj nacioj kaj lingvoj. Ĉi tiu propono enhavas konkretajn punktojn pri la formado de tradukistoj, la organizo de seminarioj por ili, kaj pri la komuna ellaboro de vortaroj.
La Hungara Esperanto-movado ne preterlasis la okazon interveni en ĉi tiu punkto per sia propra propono, subskribita de eminentaj intelektuloj de la Hungara kultura vivo, por antaŭenigi la aferon de la
33
— paĝo 18 de la PDF —
Internacia Lingvo kiel valora ilo ankaŭ de la kultura komunikado. La propono konsistas el du ĉefaj partoj: pri la fondo de internacia lingvopolitika laborgrupo, kaj pri la rekono kaj apogo de la kulturperanta rolo de Esperanto. Kvankam la komisiono pritraktis nur la unuan parton de la propono, kaj ne naskiĝis konkreta rezolucio pri ĝi, oni gardis la proponon inter tiuj, kiuj meritas la pluan konsideron.
Rilate la aliajn temojn, oni traktis pri interŝanĝo de pertelevidaj kaj perradiaj programoj; la kreo de komuna Eŭropa “banko” de fotoj, filmoj kaj videomaterialoj; pri la pli zorgoplena konservo de la kulturaj valoroj de la pasinteco, k.a. Krom la pure prikulturaj proponoj, estis prezentitaj ankaŭ priideologiaj. Kelkaj landoj volis emfazi la politikajn aspektojn de la problemoj, kaj ĉefe tial ne povis naskiĝi en la Eŭropa Kultura Forumo komuna fina akto. Sed la plej gravaj proponoj estos ree pritraktotaj en la sekva Eŭropa konferenco, aŭtune de 1986, en Vieno.
VHZs
6 ILEI-Ekzameno dum SUS de AIS en San-Marino (27-12-1985—5.1.1986)
En la kadroj de Sanmarinaj Universitataj Semajnoj okazis bazaj lingvo-kursoj, gvidataj de Ilona KOUTNY kaj Stefan MAC GILL. Kvar personoj sukcese faris ekzamenon antaŭ “ad hoc” komisiono de ILEI konsistanta el: I. SZERDAHELYI (prezidanto), C. DAZZINI, M. MICHELOTTI, R. PAGLIARANI, P. RAFFO (ĉiuj membroj de ILEI).
Partoprenis la ekzamenon kiel observantoj: F. PENNACCHIETTI kaj L. WEESER KRELL – flanke de AIS/EKIS.
I. SZERDAHELYI povis partopreni la Universitatajn Semajnojn dank’al la afabla invito de la Sanmarina ILEI-Sekciestrino Marina MICHELOTTI. (Interkrampe ni notu ke San Marino estas jura centro de ILEI — laŭleĝe registrita!)
34
ĝi AKA LO KJ a
=
Sur la foto de maldekstre: L. Weeser Kreel, R. Pagliarani, M. Michelotti, I. Szerdahelyi, C. Dazzini, F. Pennacchietti
$ Kion vi legos en la sekvanta numero (2/1986, junio) de IPR?
UNO-pac-jaro, UNESKO-Liszt-jaro — La Hungara lernej-politika modelo — La lernejoj de la mondo: lernejaj sistemoj de diversaj landoj — Kiel opinias la lingvistoj pri Eo? — Historia skizo de Lovena Universitato — Revuo de universitataj diplom-laboraĵoj kaj pridoktorecaj disertaĵoj — Detala programo de la 20-a ILEI-Konferenco, Ruĝa krajono, Librobreto, Anoncoj kaj Aktualaĵoj — Daŭrigo de “Prolegomeno”.
Se vi volas ricevi senpage la duan numeron de IPR/1986 aniĝu tuj al ILEI! Se funkcias ILEI-Sekcio en via lando: ĉe la Sekciestro, se ne — rekte al la sekretario aŭ/kaj kasisto. Adresojn vidu sur la unua interna kovrilpaĝo.
y Pri someraj ferioj
Laŭ “Die Presse” estas malfacile plani la somerajn programojn por la familioj, ĉar la lernejaj ferioj en, diversaj landoj ne koincidas. Ni aldonu: ankaŭ al ni tio kaŭzas problemojn! Jen la mapo de someraj ferioj en diversaj landoj (laŭ la vicordo de “Die Presse”):
35
— paĝo 19 de la PDF —
ŜTATO
FR Germanio
AŬGUSTO |SEPTEMBRO
Germana DR
Belgio
Danlando
Finnlando
Francio
Grekio
Grand-Britio
Irlando
Italio
Jugoslavio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Aŭstrio
Portugalio
Rumenio
Svedlando
Svislando
Hispanio
Turkio
Hungario
Usono
Kanado
36
Anoncoj
$ Bibliografio de Esperanto kaj Interlingvistiko
Kunlaboru al la pretigo de kiel eble plej kompleta bibliografio de Esperanto per la sendo de specimena ekzemplero de ĉiuj viaj eldonaĵoj: libroj, gazetoj, grup-informiloj, raportoj, kongresaĵoj, reklamiloj, kaj tiel plu. Adreso: CDELI, Bibliografio de Esperanto
Biblioteko de la Urbo
Poŝtfako 5038, CH-2300 La Chaux-de-Fonds 5 Nome de CDELI: Claude Gacond kaj Stefano Keller
M Kultura Esperanto-Domo, Gresillon, F-49150 Bauge
invitas vin partopreni la «Kulturajn Aranĝojn» 1986: 29/3 – 2/4: Pedagogia Seminario, organizita de UFE: didaktiko de lingvo-instruado, instruado specifa al Esperanto, metodoj; 30/3 – 5/4: Internacia Renkonto de Infanoj: kursoj, redaktado de staĝo-gazeto, komunaj promenadoj, ekskursoj kaj distraĵoj. Petu aliĝilon!
A Se vin interesas: Skribu al: la KCE-metodo KCE, Pf. 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds la Cseh-metodo IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag la Zagreba metodo IKS, Amruseva 51,
YU-41000 Zagreb
37
— paĝo 20 de la PDF —
la oficiala situacio de Esperanto- Germain Pirlot, instruado en la mondo Kemmelbergstraat 5/b. 3, B-8400 Oostende la «Ilaro por Esperantaj Redaktoroj» Neal McBurnett
4825 W Moorhead Cir.
Boulder, CO 80303, Usono
la mikroelektroniko, komputado, Komputista Grupo de HEA mikroproceziloj, programlingvoj, H-1368 Budapest, ktp… Pf. 193
universitataj diplom-tezoj pri Esperanto kaj interlingvistiko
Edward Symoens Putsesteenweg 131/A B-2180 Kalmthout
96 Al la 20-a ILEI-Konferenco (Louvain-la-Neuve), 12-19/07/1986 ni invitas ĉiujn esperantistajn pedagogojn kaj ĉiujn seriozajn esperantistojn. La Konferenco estos samtempe Eŭropa Kultur-Festivalo por tiuj, kiuj ne povas veturi al Pekino! Enkadre de la Konferenco okazos: tri-gradaj kursoj, kulturaj, artaj, pedagogiaj kaj metodikaj prelegoj, amuzaj vesperoj kaj ekskurso. Detala programo enestos en la sekva n-ro de IPR! Petu aliĝilon kaj prezentiĝu al: Dazzini Catina Casella Postale 22 I-54100 Massa SŜ (0585) 41756
LKK: Emile Van Damme Albert-I-straat 44 B-1750 Schepdaal = (02) 569.17.83
A Post-konferenca kurso
Tuj post la konferenco, inter la 21-a de julio kaj 1-a de aŭgusto ĉe KCE (La Chaux-de-Fond) okazos kurso, gvidata de Istvin SZERDAHELYI: “La evoluo de Esperanto en la spegulo de literaturaj tradukaĵoj”. Oni paraleligos la diversajn tradukaĵojn de la samaj
38
verkoj, aperintaj en diversaj periodoj, por konstati la lingvoevoluajn tendencojn. Same oni ekzamenos kiomgrade Esperanto taŭgas kiel tradukilo, kompare kun aliaj lingvoj. La analizojn faros la kursanoj mem, ĉiuj pri verko, kies originalo estas en lia gepatra lingvo, ekzemple la “Hamlet-monologon” – Anglo, la “Aŭtunan kanton” de VERLAINE – Franco, ktp.
Se vi volas perfektigi viajn lingvajn kaj literaturajn konojn, se vi volas pasigi du agrablajn semajnojn en vere Esperanta medio — tuj petu informojn de Claude GACOND, direktoro de KCE. (Adreson vi trovos en tiu ĉi numero de IPR). Atenton! Ĉar ĉiu tago estas aparta temo, oni povas aliĝi ankaŭ por pli mallonga tempo, ekzemple nur unu semajno. La aliĝintoj ricevos la materialon antaŭ la komenco de la kurso!
ik Stipendio por infanoj en la deviga lernejo
Kvarfoje instruistoj-membroj de ILEI ricevis stipendiojn al infanoj en la deviga lernejo por partopreni en infankongreseto aŭ en simila aranĝo, kie infanoj de diversaj landoj renkontiĝas kaj per Esperanto amikiĝas.
Poloj vizitis Svedlandon, svedoj Nederlandon, belgino Hungarion kaj en 1985 danoj Gresillon.
Se vi deziras stipendion, bonvolu peti la regulojn de Olle OLSSON, Bantorget 3, S-222 29 Lund. Bonvolu aldoni respondkuponon!
Librobreto
Lernolibroj
1981 ISAJEV. Mahomet I. — Jazyk Esperanto («La lingvo Esperanto»), eld. Nauka, Moskvo, 88 paĝoj.
39
— paĝo 21 de la PDF —
La broŝuro aperis en la serio «La lingvoj de Azio kaj Afriko», kiu serio havas fiksitan skemon por siaj eldonaĵoj. La serio donas supraĵan ĝeneralan informaĵon precipe pri malmulte konataj, “ekzotikaj” lingvoj. Estas en si mem interese, ke Esperanton oni envicigis inter tiujn lingvojn!? Post 22-paĝa ĝenerala (interlingvistika-esperantologia) enkonduko sekvas sistema gramatiko: fonetiko pĝ. 23-27; leksiko, frazeologio 27-30, morfologio (kune kun la vortfarado kaj derivado) 30-56; sintakso 56-59.
Suplemento: Esperantaj fakaj organizaĵoj 60-67; tekst-specimenoj (belliteraturaj) 67-70; Esperanto-Rusa vortareto 70-80; bibliografio 81-85.
Kiel verko de profesia lingvisto, sur popularscienca nivelo, ĝi taŭgas por doni al Ruslingvanoj supraĵan trarigardon pri la Internacia Lingvo.
BOCIORT Ignat Florian — Curs de (Gramatici limbii esperanto… ln colaborarea studentilor: M.L. Dobre si R.N. Wive. Eld. kaj pres. Universitatea din Timisoara.
Kiel la titolo indikas: temas pri “kurso de Esperanto-gramatiko”. Enkonduke la aŭtoro per raciaj argumentoj respondas al la demando “Kial Esperanton?”. Poste sekvas enkonduka leciono plus naŭ lecionoj, ĉe la fino aldonaĵoj, legaĵoj, iom pli detalaj vortaroj, listo de. mallongigoj kaj geografiaj nomoj. Serioze konceptita enkonduka lernilo por universitataj studentoj. La aŭtoro apogas sin sur la identaj, similaj elementoj de la Rumana kaj Esperanto. La gramatikaĵojn li klarigas pluraspekte, detale kelkloke eĉ science, aldonante praktikajn ekzemplojn kaj aplikadon.
1982 IMBERT R., SEKELJ T., ŜPOLJARECI., ŜTIMEC Ŝ.,
40
TIŜLJAR Z. — Esperanto, Udzebnik medzunarodnog jezika. Lernolibro pri la internacia lingvo. 4-a eld., Zagreb, 60 paĝoj.
Lerta lernileto, kun ĝisminimume reduktita praktika leksiko (selektita laŭ frekvenco) analiz-metoda, kun spritaj, paroligaj ekzercoj. La gramatikaj ekzercoj iom “sufokas” la (multe pli valoran) leksikaĵon.
SO GILSU – Kursolibro de Esperanto, 7-a eld., Reviziita, Seulo, 72 paĝoj.
Post 16-paĝa nacilingva enkonduko sekvas 13 lecionoj, la 16- regula gramatiko dulingva kaj sep kantoj. Tre simpla lernilo metodike ne prilaborita, sen ekzercoj kaj tekstoj.
WELLS John C. — Jen nia mondo 1., Oversatt och bearbetad for svenskar av Anita Lindblom och Sten Ofors, Utgiven av Esperanto-forlaget, Malmo, 74 paĝoj.
Svedlingva adaptaĵo de la konata lernilo. Dialog-centra: 12 lecionoj = 12 dialogoj, laŭtemaj. Post dialogoj sekvas “Notoj” (fakte gramatikaj klarigoj), fine ekzercoj, plejparte strukturismaj, vivaj, paroligaj. Tre aktuala, moderna lingvaĵo. Sed ege mankas kompaktaj (monologaj, priskribaj) tekstoj. El didaktika vidpunkto la dialogoj ja ne estas tiel facile variigeblaj dum la lerneja instruado!
1982/83 EICHOLZ Vilma Sindona — En novan mondon. Rektmetoda
kurso por geknaboj. Sep apartaj kajeretoj entute 384 paĝoj. La epiteto “rektmetoda” estas forte demandosignebla: la unulingveco en si mem ankoraŭ ne signifas “rekt-metodecon”. La unuopaj “dozoj” ne estas disigitaj, tial la (cetere valora materialo) kunfluas. Estas malfacile sekvi la didaktikan fadenon post la unua kajero. Ver-vere nur la unuaj du kajeroj estas konsidereblaj “lernolibroj” (en la propra senco de la vorto), la ceteraj (escepte de la “lernvort-kajero”) estas legolibretoj.
41
— paĝo 22 de la PDF —
1984 PRINCZ Oszkar — Eszperanto nyelvkonyv. Magantanul6k ĉs tanfolyamok szamĉra. Magyar Eszperanto Szovetsĉg, Budapest, 95 paĝoj. Bonintenca amatora libreto, sekvanta la jam delonge eksmodiĝintan Hungaran tradicion (Polgar Izs0, EMBA) de la sinteza varianto de la gramatika-traduka metodo.
1985 KLEMOLA Irja — Planlingvo Esperanto, Esperanton oppikirja suomalaisen opiskelijan kiyttOOn soveltanut I.K. Turku. Eld. Esperanto-Ligo de Finnalandaj Instruistoj, 136 paĝoj. Gramatik-skeleta, sintez-metoda lernolibro, kun zorge elektita leksiko kaj interesaj, viglaj tekstoj (inter ili ankaŭ belliteraturaĵoj). La didaktikaj paŝoj ŝajnas iom longaj, la materialo iom “densa” por Finnoj.
Ricevitaj verkoj
ŜULCO Rikardo — Pledo por unueca lingvo. Eld. Esperanto-Centro Paderborno, Paderborn, 287 paĝoj.
Intima — ni diru privata — opinio de profunde kaj tre originale pensanta eruditulo. La libro tuŝas preskaŭ ĉiujn tuttempe diskutatajn problemojn de la Internacia Lingvo. Diskut-provoka verko: nepre leginda kaj nepre diskutenda.
BLANKE Detlev — Internationale Plansprachen. Eine Einfiihrung. Akademie-Verlag, Berlin 1985, 408 paĝoj.
Certagrade kontraŭa al la verko de Ŝulco: se Ŝulco esprimis ĉiam sian propran opinion, eĉ riskante, Blanke estas tre singarda. Fakte la verko estas formike-diligenta kaj librotenisme konscienca kolektaĵo de
42
diversaj opinioj de diversaj aŭtoroj. Eĉ se hazarde la aŭtoro volas esti originala (kio tamen malofte sukcesis al li) li tuj citas dekojn da atestantoj — tiamaniere la verko konsistas 70 9o el citaĵoj, referencoj, aludoj, por-kaj-kontraŭ-opinioj. La aŭtoro pli multe uzis tondilon ol skribilon. La plej valora parto de la verko estas la preskaŭ-Stojanampleksa “Bibliografio” — okupanta en la libro (kune kun la registroj) 112 paĝojn (296-408)!
MIGLIORINI Bruno — Lingvaj aspektoj de Esperanto (1924-1963). Eseoj. Eld. Edistudio, Pisa 1985, 93 paĝoj.
La volumo — kies antaŭparolon (“Konata lingvisto kaj konata interlingvisto”) verkis R. Corsetti — entenas sep studaĵojn de la eminenta, mondfama lingvisto:
Esperanto kaj Interlingua (9-25)
Kontribuaĵoj al Esperanta etimologio (27-35)
La elementoj de la Eŭropa vorttrezoro (37-51)
La artefaritaj elementoj en la naciaj lingvoj (53-65)
La akcento en Esperanto kaj Occidental (67-73)
La personaj nomoj (75-87), kaj:
Dante, homo kaj poeto (89-91).
Facilaj, ĝueblaj studaĵoj, tamen en ĉiu frazo sentiĝas la absoluta kompetento kaj impone profunda profesieco de la aŭtoro. Jen bela tasko por la tutmonda esperantistaro: traduki kaj eldoni ĝin en ĉiuj naciaj lingvoj! Sed atentu pri la rezervita kopirajto por ĉiuj landoj! Gratulon kaj dankon al la redaktintoj kaj eldonintoj!
43
— paĝo 23 de la PDF —
ESTRARO DE LA LIGO
: Prezidanto : Szerdahelyi Istvan, Universitato ELTE/BTK, H-1364 Budapest, o Pf. 107
Vicprezidanto : Symoens Edward, Putsesteenweg 131/A, B-2180 Heide (Kalmthout) “Sekretario : Dazzini Catina, Casella Postale 22, I-54100 Massa Vicsekretario : Bacev Marin, BG-1000 Sofio, Pf. 1054
Kasisto : Andreasson Bertil, S6dra Rorum pl. 455, S-24200 H6rby
HONORAJ MEMBROJ Zlatnar Peter (YU) Dazzini Mario (I)
SEKCIESTROJ DE LA LIGO Aŭstralujo : Annie Spencer, 323 Belmont Rd., Tingalpa. Q-4173.
Aŭstrujo : Mag. Karl Hirmann (estro de SAEI-Societo de Aŭstriaj Esperanto-Instruistoj), Rannachstr. 3, A-8046 Graz Belgujo : Marc Demonty, Schoolstraat 3, B-1710 Dilbeek E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout. Brazilio : Elvira Fontes, Rua Machado de Assis 243, ap. 11, BR-04106 Sao Paulo SP Britujo : ĉe E.T.A., Kinburn House, Egham Hill, Egham, Surrey TW 20 OBD Ĉinujo : Zhang Danchen Huazhong, Normala Universitato, Hubei, Wuhan Danujo : Lis Thune, Brembarvanget 15, DK-2650 Hvidovre. Finnujo : Pentti Jarvinen. Lihdekorvenk 4, SF-33820 Tampere 82
Francujo : Fredĉric Le Magadure, 23 rue Jules Ferry, F-56700 Hennebont F.R. Germanujo: Sonnabend Ruff Karin, Rodeweg 8, D-3155 Edemissen
= Grekujo : K. Koliopoulos, Plateia Pagratiou 5, Strato Pyrou 28, GR-11635 Ateno = Hispanujo : Francisco Zaragoza Ruiz, Collegio Nacional, Callosa de Segura, Z Alicante
= Hungarujo: : Marta Kovŝes, Ady E. u. 23-25/C, H-1221 Budapest Israelo : Josef Murĵan, P.K. 1289, IL-61012 Tel Aviv “Italujo : Catina Dazzini, C.P. 22, I-54100 Massa: l! Jugoslavio : Sonja Tavcar, Liminijanska 6, YU-66320 Portoroz Nederlando : D.Luesken-Burger, Renderklippenweg 5, NL-8162 NC Epe Nordameriko : Arthur Eikenberry, 621 Aurora Ave., Santa Barbara, CA 93109, USA Norvegujo : Rolf Anda, N-4343 Orre ME Pollando : Irena Szanzer, Lewartowskiego 9 m. 17, PL-00 185 Warszawa Portugalio : Alexander Kasesa, Calc, Duque Lafoes 26, 2? p., P-1900 Lisboa Sanmarino : Marina Michelotti, Contrada del Collegio 51, I-43031 Republica di ka San Marino “Sud-Afriko : Axel von Blottnitz, Marcolaan 8, 1700 Florida Glen EJ Sudakoreujo : So Gil Su – Sodemun, P.K. 59, Seŭlo 120 : Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24200 HoOrby : Edgar Jobin, F.-W. Dubois 11, CH-2400 Le Locle
— paĝo 24 de la PDF —
Suplemento al IPR
Istvan Szerdahelyi
PROLEGOMENO
0. La titol-vorto de la serio “prolegomeno” ne estas registrita en la E-a leksikografio. Ni uzas ĝin laŭ ĝia Greka signifo: “enkonduko, antaŭparolo”.
Eble estus pli ĝuste nomi la serion “elkonduko” — ĉar ĝi celas elkonduki la legantojn el tiu terminologia kaoso, kiun kreis kaj kreas la nekompetentaj ambiciuloj kaj kiu iĝas ĉiam pli-kaj-pli konfuziga kaj malhelpas tiamaniere la racian kaj ĝustan argumentadon — se temas pri faka diskuto kun neesperantistaj gekolegoj.
Per tio fakte ni jam formulis la celon de tiu ĉi serio: skize kaj tre koncize prezenti la plej elementajn konojn, bezonatajn por racie argumenti.
— paĝo 25 de la PDF —
1. Kiom da lingvoj parolas la homaro?
Demando precize nerespondebla, ĉar estas ofte malfacile distingi ĉu temas pri dialekto aŭ pri lingvo (kaj verŝajne plurajn lingvojn ankoraŭ ni ne konas). Laŭ diversaj aŭtoroj tiu nombro oscilas inter 2500 kaj 3000.
Sed se jam ekzistas kaj funkcias tiom da lingvoj, kial krei novan: la “plus-unu-lingvon”? Demando, kiun ni ofte alfrontas.
1.1. La homa lingvo estas la plej perfekta semiotika sistemo. Ĝia perfekteco estas klarigebla per la fakto, ke nur la homa lingvo kapablas adekvate kombini la du aspektojn de komunikaĵo: la semiotan — t.e. la signon, kaj la semantan — t.e. la signifon. La homa lingvo estas la bazo de ĉiuj aliaj semiotikaj sistemoj: ĝi kapablas generi el si subsistemojn, kaj ĉiuj aliaj semiotikaj sistemoj estas interpreteblaj nur en- kaj pere de ĝi.
1.2. Ni ripetu: la homa lingvo estas la plej perfekta semiotika sistemo — sed: ĉu ĝi estas absolute perfekta?
La homa lingvo estas fermita sistemo de rimedoj; ĝi havas limigitan ilaron. Se aperas postuloj, kies kontentigo transpasas la limojn de tiu rimedaro, ekestas la bezono de-ekstere enmiksiĝi per konscia homa agado.
Por ilustri tiun ĉi tezon ni vidu tre simplan ekzemplon. La akustika lingvo tempe ne estis fiksebla, space ne estis transsendebla. Por forigi tiun mankon oni inventis/kreis la skribon. Poste evidentiĝis, ke la skribo tempe ne povas sekvi la ritmon de la parolo. Por solvi tiun problemon oni konstruis la stenografiajn sistemojn, por ebligi la telegrafadon — la Morsan-alfabeton, por la blinduloj — la Brajlan. Por ke la skribon kapablu legi nur la inicitoj oni konstruis la kriptografiojn kaj kontraŭe — por ke la skribon ĉiu povu legi en sia propra lingvo, oni konstruis la pazigrafiojn.
La deiro estas la parola lingvo, la unua-grada subsistemo/modelo la
fonika skribo, el kiu oni konstruis la sekvajn sistemojn, fakte la modelojn de la modelo. Sed ĉiuj sistemoj: la modeloj kaj la modeloj de modeloj estas ĉiam interpreteblaj pere de la homa lingvo, el kiu ili generiĝis kaj lokiĝis sur la hierarkia skalo de diversgradaj modeloj.
1.3. Evidentiĝis, ke ankaŭ la parola lingvo en certaj situacioj ne povas kontentigi certajn specialajn bezonojn. El tiu konstato naskiĝis la lingvo-kritiko. Sed ni emfazu: la lingvokritiko ne estas lingvistika operacio: la teoria lingvisto ne kritikas la lingvon. Li akceptas ĉiun lingvon tia, kia ĝi estas. La lingvokritiko aperas unue en la filozofio kaj multe pliposte en la aplikata lingvistiko (eĉ se en la tempo de ĝia apero tiu nomo ankoraŭ ne ekzistis).
1.3.1. La filozofo kritikas la lingvon pri ĝia neperfekteco kaj postulas perfektan lingvon. La du bazaj kriterioj de “perfekta lingvo” estas: a) absoluta kongrueco inter la signo kaj signifo; b) absoluta kongrueco inter la gramatikaj kaj logikaj leĝoj. La lingvoj — asertas la filozofoj — dum miljaroj koruptiĝis, kaosiĝis kaj en la nuna stato ne plu eblas pere de ili ekkoni la veron, la realaĵon, la faktojn. LEIBNIZ tre plastike esprimas tion per lia komparo kun la teleskopo: la homa okulo estas multe pli perfekta organismo ol la teleskopo; tamen: per la teleskopo eblas vidi tion, kion oni ne povas vidi sen ĝi. La teleskopo neniam povas anstataŭi la okulon, sed por vidi la astrojn ĝi estas bezonata: la teleskopo ne estas perfekta okulo, same kiel la okulo ne estas malperfekta teleskopo. (Ni tuj aldonu por atentigi kelkajn tro ambiciajn logikistojn: la logiko ne estas pli perfekta lingvo, same kiel la lingvo ne estas malperfekta logiko!) Sekve: la filozofia lingvo devas esti la “teleskopo de la pensado” (esprimo de LEIBNIZ). Ĝia funkcio estas unue koniva kaj nur sekundare informacia. (Laŭ LEIBNIZ tiu lingvo ne bezonas partneron: kalkuli oni povas ankaŭ sen partnero). Do — la filozofoj postulas perfektan, universalan lingvon — universalan ne space, sed konsiderante la universalecon de la homa psiko kaj
3
— paĝo 26 de la PDF —
intelekto. Ankaŭ ne gravas la substanco de la signo: ĉu litera, cifera aŭ geometria, ĉu nur optika aŭ ankaŭ akustika — absolute ne gravas. Estas nur grave, ke ili estu bone distingeblaj kaj perfekte motivitaj, t.e. inter la signo kaj la signifo estu kompleta monomorfismo. Tio signifas, ke tiu, kiu konas la sistemon, rigardante la signon tuj ekkonu ankaŭ ĝian signifon, ĉar la signo estas aŭ adekvata ikono de la signifo, aŭ ĝia formulo.
Tiujn sistemojn en la interlingvistika literaturo oni tre ŝate nomas “aprioraj”. Tiu termino, prunteprenita el la filozofio, ĉi loke ŝajnas esti ne tre oportuna. Ĉu eblas pensi ne-lingve? Ĉu tiu, kiu konstruas tian sistemon povas forlavi el sia cerbo la lingvo(j)n, enestantajn en ĝi, kaj pensi rekte (ni diru per hodiaŭa terminologio) en “profundstruktura” lingvo? Ĉu eblas “rekte” vortigi la realaĵon sen la perado de iu lingvo? Ĉu la skemo, kiun volas realigi la projektantoj de filozofiaj lingvoj estas realigebla?
universo filozofia (realaĵo) lingvo
Ŝajnas, ke tiu skemo restas sterile teoria: la aŭtoro de filozofia lingvo nepre devas unue “traduki” la realaĵon en iun “lingvon” se ne en sian gepatran aŭ alian konatan de li lingvon, almenaŭ en iun hipotezan konceptan lingvon, por povi fiksi la signifon al kiu poste li povos alkroĉi la signon.
Konklude:
“apriora lingvo” ne ekzistas, simple ĉar ne povas ekzisti:
“filozofia lingvo” teorie povas esti konstruita, sed praktike neniam;
paroli en tia lingvo, en kiu ne estas redundanco la homo neniam povos. La projektanto de tia lingva sistemo similas al tiu, kiu iras al la hori-
zonto por atingi ĝin. Ne ekzistas kaj neniam ekzistos praktike uzata
filozofia lingvo. Ĝuste tial — la penso pri filozofia lingvo forlasis la
interlingvistikan arenon kaj transiris en la formalan, simbolan, mate-
matikan logikon, kie ĝi trovis tre fekundan terenon kaj kie ĝi fin-fine
(ĝuste en niaj tagoj) ekfloris kaj triumfis. (Daŭrigota)
— paĝo 27 de la PDF —
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
UNESKO : (Rilatoj de reciproka informado, Kategorio C) : 7 Place Fontenoy, F-75007 Paris Reprezentanto de ILEI: Fairbank James, 6 Avenue Th. Rousseau,
F-75016 FIMEM : Fedĉration Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne, 35 Avenue Jottrand, B-1030 Bruxelles ICEM : Institut Coopeĉratif de l’Ecole Moderne, Le Pallet, F-44330 Vallet UEA : Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam SAT : Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris EC : Esperanto Centro, Pf. 1450, D-4790 Paderborn EEC : Eŭropa Esperanto Centro, Schotlandstraat 73, B-1060 Brussel IEI : Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag IKS : Internacia Kultura Servo, Pf. 499, YU-41000 Zagreb KCE : Kultura Centro Esperantista, BP 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds KSM : Koresponda Servo Mondskala, “Les Hortensias”, 121 bis Boulevard
Napolĉon III, F-06200 Nice
Kontribuaĵoj al IPR sendendaj en du ekzempleroj, tajpitaj, al la adreso de la Redaktejo (vd. kovrilpaĝon 2!)
Abonado al IPR kaj membriĝo al ILEI: (membrokotizo 40 Svedaj Kronoj) 1) poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). «La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj» (ILEI). Sodra Rorum pl. 455, S-242 00 Horby (Svedujo). 2) poŝtĝirkonto: 3789 64 — ILEI 2814 — UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando)
IPR 1986/2
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Jarkolekto 16 Trimonata N-ro 2, 1986
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj ILEI
REDAKTA KOMITATO
Bociort, I. (R) Ludwig, E. (F) Carlevaro, T. (CH) Maitzen, M. (A) Formizzi, G. (I) Mallia, C. (M) Kiselman, K. (S) Mizuno, Y. (J) Lins, U. (D) Szerdahelyi I. (H)
(redaktisto)
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): E. Sy „ Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout
Redaktejo: Esperanto-fako, Universitato ELTE/BTK
H-1364 Budapest, Pf. 107 Presado: Grafika Centro de Universala Esperanto-
Asocio, Antwerpen
— paĝo 2 de la PDF —
Jarkolekto 16 junio 1986 N-ro 2, 1986
«Internacia Pedagogia Revuo» estas sendependa forumo de la tutmonda pedagogaro. Ĝi aperas trifoje jare. La redakta komitato rajtigas sin mallongigi aŭ korekti la manuskriptojn nur laŭ lingvaj vidpunktoj. Manuskriptojn ni ne resendas. Reproduktaĵoj, tradukaĵoj estas permesataj eĉ rekomendataj kune kun fontindiko.
Lerneja Lingvopolitiko
LA MORGAŬO DE LA FREMD-LINGVA INSTRUADO Istvan SZERDAHELYI
Dum kvin jaroj en Hungario la Akademia-Ministeria Komuna Labor-komisiono antaŭpreparis la reformon de la fremd-lingva instruado. La aŭtoro de la ĉi-suba artikolo estis membro de tiu Labor-komisiono. Ĉi tiu artikolo estas lia propono, farita en la Komisiono kaj aperinta Hungar-lingve en la oficiala organo de la Kleriga Ministerio “Kozneveles” “Publika edukado’/n-ro 34, pĝ. 6-7., la 21-an de oktobro 1977. La sekvo de tiu propono estis, ke Esperanto eniris oficiale en la mezlernejan sistemon.
Ni publikigas ĉi tiun artikolon, ĉar ĝi eble povas servi kiel sekvinda aŭ eble evitinda modelo ankaŭ por aliaj landoj. Ĝia originala titolo estis “Idegen nyelvi oktatasunk holnapja”.
Eble ne ekzistas eĉ unu ŝtato, en kies instruada sistemo mankas fremdaj lingvoj. Des pli granda estas la signifo de la posedo de fremdlingvo, ju pli izolita, lingve senparenca estas la popolo. Samtempe, ju pli granda estas la distanco inter la gepatra kaj la instruata lingvo, des pli problema estas la instruado/studado, des pli multe da tempo kaj energio estas necesa, kaj des pli malmulte sukceso estas atendebla. Laŭ tiu vidpunkto eblas, ke en Eŭropo situacio de Hungaroj estas la plej malavantaĝa. Ni eĉ ne havas eblecon lerni el la spertoj de aliaj: ni devas mem elpensi, plani kaj solvi ĉion. Ni faris tion ankaŭ ĝis nun, kaj ni devos fari tion ankaŭ en la futuro: morgaŭ, tio estas ĉe la enkonduko de la proksimtempa studprograma reformo — kaj postmorgaŭ.
— paĝo 3 de la PDF —
okaze de la studplanreformo de la miljarturno. (Ni jam duone estas en la morgaŭo, ni povas kolekti spertojn nur por la postmorgaŭo.)
La problemoj
Por Hungaroj la problemon prezentas la konfrontado de du lingvoj kun tute malsimilaj sistemoj: la gepatra lingvo estas Finn-Ugra, la instruata — Hind-Eŭropa. Ĉar ĉiu fremda lingvo, instruata en nia lerneja sistemo estas Hind-Eŭropa, la problemo reduktiĝas al la konflikto Finn-Ugra — Hind-Eŭropa. Sekve: la unua ĝenerala lingvo-didaktika modelo estus: la kompara-konfronta modelo de tiuj ĉi du lingvo-tipoj.
Tiu ĉi modelo povus servi kiel bazo por nia agado sur ĉiu nivelo: $1rla-preparado-de-la-instruistoj~-en-nia-agado-sur-ĉiu-niveloj en la preparado de la instruistoj, en la programado de stud-materialo kaj en la ĝenerala lingvo-metodologio, en la instru-eduka praktiko.
Samtempe, la komuna bazo certigis la striktan unuecon de ĉi tiuj strikte interrilataj, sed ankoraŭ ne sufiĉe akordigitaj tri teritorioj. Kelkaj ekzemploj pri ĉi tiu ebleco.
En la preparado por profesoreco (ni parolu ĉi-foje nur pri la metodologio de unuopaj lingvoj) estas multaj trakovraĵoj kaj kontraŭdiroj. Ekzemple, studento de Angla, Rusa kaj Esperanto deklaris, ke en la metodologioj kvazaŭ 70 procentoj de la studmaterialo estas la sama en la tri lingvoj, kaj, aliflanke, en unu lingvo li lernas ĝuste la kontraŭon de tio, kion li aŭdis en la studhoro de la alia lingvo. La instruado de la teorio de metodologio komenciĝas ĝenerale per la evoluadhistorio de la metodologiaj konceptoj. Unuj startas de Donatus, aliaj de Gouin; la demonstrad-manieroj, la studhorkonstruo, la ekzercoformoj, la uzado de instruteknologio, la eksterstudhora laboro, ktp. — estas la samaj. Estus racie instrui en la kadro de aplikata lingvistiko ĝeneralan metodologion de la fremdlingvo-instruado surbaze de la ĵus menciita ĝenerala modelo (ĉi tio estus tiuj kvazaŭa 70 procentoj de la materialo, kio estas la sama en la metodologio de la diversaj lingvoj) kaj instrui aparte (konsidere la praktikon) la specialajn problemojn de la konkreta lingvo sub la titolo: metodologio de la instruado de la Rusa,
2
Angla, Germana ktp. lingvoj. Tiel ĉesus la trakovraĵoj, la kontraŭdiroj, ĉiu studento de fremdaj lingvoj ricevus bazon, kio estas komuna, pli firma, konvena al la hodiaŭa stato de la scienco.
En la kadroj de ĉi tiu objekto havus lokon temoj, hodiaŭ ankoraŭ neglektataj, kiel ekz. la studmaterial-planado kaj la lernolibro-metodologio, la interfero kaj transfer-esploro, la instruteknologio, la studmaterial-programado, la programata instruado ktp.
Ankaŭ en la studmaterial-planado portus bonefikan ŝanĝon la unuiga influo de la ĝenerala bazmodelo. Krom la Rusa lingvo ĉiuj aliaj Hind-Eŭropaj lingvoj estas instruataj inter la samaj cirkonstancoj en la klasoj kun ĝenerala studplano, tial ankaŭ ĉi tie estas ĝeneralaj elementoj, kiuj koncernas egale ĉiun instruatan lingvon. ankaŭ la nombro de la instruataj leksikaj unuoj povus esti pli-malpli la sama (ne povus okazi, ekz., ke la unua libro de unu lingvo enhavas 260, tiu de la alia 700 leksikajn unuojn!). Ankaŭ en la tematiko estas senmotiva la tro granda diferenco, ja la studplanaj tematikoj estas preskaŭ tute la samaj. Estas imagebla, eĉ proponebla abstrakta ŝablono (modelita laŭ la koncept-klasifikaj filozofiaj lingvoj) kio estus leksika formularo de la tuta instruada ciklo. Sama ĝenerala skeleto povus esti konstruata ankaŭ por la gramatika materialo. Poste, la konkretigado okazus laŭ lingvoj, konsiderante la fizionomion de la lingvo. Por ĉi tio estas necesaj pli novaj dokumentoj: devas esti precize konata, kiuj estas la problemoj de la Hungara lernanto en la konkreta lingvo, t.e. necesas la erargramatiko. Eĉ hodiaŭ ni ne havas science analizitan eksperimentan materialon eĉ pri la instruado de la Rusa lingvo.
La fremda lingvo, kiel lerneja studobjekto, estas lingva segmento ĉicele modelita. Ĉi tiu modelado havas siajn striktajn leĝojn kaj kondiĉojn. La nekono de la leĝoj, la manko de la kondiĉoj ne ebligas la konstruadon de ĝusta modelo.
La sama validas rilate la instru-edukan praktikon kion ni menciis ĉe la antaŭaj punktoj. Ne ekzistas fremda lingvo (eble escepte la Latinon) je kiu ne estus valida la principo de la maksimuma fremdlingveco de la
— paĝo 4 de la PDF —
studhoro, la valoro de fremdlingva studhoro estas konstatebla el la rilato instruisto — lernanto/gepatra lingvo — fremda lingvo.
Gepatra lingvo Fremda lingvo
Lernanto Instruisto
En la malplenajn rubrikojn oni enskribu tion, ke dum la studhoro kiom da minutoj parolis la instruisto kaj la lernantoj fremdlingve respektive en la gepatra lingvo. La plej valora studhoro estas tiu, dum kiu la lernantoj parolas plej multe fremdlingve. La bona lingvoinstruisto estas tiu, kies lernantoj kuraĝas demandi fremdlingve, estas eĉ pli bona tiu, kiun la lernantoj kuraĝas alparola$ fremdlingve en la koridoro aŭ en la korto, sed la plej bona instruisto estas tiu, kiu povas atingi, ke la lernantoj parolu fremdlingve ankaŭ inter si, ekster la lernejo. Ĉio ĉi estas jam ne plu instrua, sed eduka problemo.
La bazdokumentoj de la sekva studplanreformo estas jam pretaj. Ilia karaktero indikas ne tiome komencon de nova, pli sukcesa epoko, sed plie la finon de la antaŭa. Ĉi tio estas lasta provado en la reformserio, kio, malgraŭ ĉiu bonvolo, ne plenumas la atenditajn esperojn.
Ankaŭ post reformoj ne fariĝis esence pli efika, pli sukcesa nia fremdlingva instruado. Nek la mekanikizado, nek la studmaterialredukto solvis la problemon: la malbono povas esti forigita nur likvidante ĝiajn realajn kaŭzojn, la surfaca kuracado ne sufiĉas.
La perspektiva reformprojekto de la miljarturno sondas jam pli profunden, ĝi apogas sin sur la rezultoj de sciencaj eksperimentoj: ĝi estas pli pripensita (Opinideklaroj kaj proponoj de la Hungara Scienca Akademio al la perspektiva kulturo kaj al la evoluigo de la lerneja edukad-agado. Bp 1976). Ankaŭ tiu ĉi projekto enhavas kelkajn tiajn elementojn, kies ĝusteco estas forte diskutinda, eĉ kelkaj el inter ili povas danĝerigi la sukceson de la tuta reformo.
Kiujn du fremdajn lingvojn?
Ne eblas paroli pri la fremdlingvoinstruado nekonsiderante la instruadon de la gepatra lingvo. Ambaŭ instruadaj kampoj apartenas al la sama “kultura bloko”, 2l la lingva-komunika edukado. Sed interne de la bloko apenaŭ estas diskutebla la prioritato de la instruado de la gepatra lingvo: inter ĉi 2 instruaj kampoj estas sub- kaj superorditaj rilatoj. Tial estas dubinda tiu tasko, kiun la propono (pĝ. 39) destinas al la gepatra lingvo, ke ĝi havu la rolon kiun la iama instruado de Latino havis, ke ĝi kreu la gramatikan bazon de la instruado de fremdaj lingvoj. Ĉu eblas ŝarĝi la instruadon de nia gepatra lingvo per ĉi tiu plustasko, kiam ankaŭ la instruado de la gepatralingva kultureco de niaj lernantoj bezonas signifan plibonigon?
Ne estas ĝuste konsideri la fremdajn lingvojn “mondlingvoj”. Ĉiu fremda lingvo estas nacia lingvo, kio reprezentas konkretan kulturon, estas ĝia peranto. Eĉ ne unu estas neŭtra. Kiam ni planas longdistancan reformon, ni ne povas deiri nur el la hodiaŭa situacio. Devas esti atentataj la prognozaj signaloj, kiuj indikas la futuran situacion de la grandtrafikaj lingvoj. Laŭ la World Bank Atlas (Washington, 1974) ĝis 1986 la Hispana lingvo atingas la disvastiĝitecon de la Angla, kaj ĝis 2000 superos ĝin. DECSY GYULA opinias en lia elstara, en ĉi tiu temo unika verko, ke ĝis 2000 solviĝos la problemo de la komuna pera lingvo en Eŭropo, kaj ĉi tiu lingvo povas esti la venkinto de la Angla- Esperanto konkurso. Ankaŭ ĉi tiuj ekzemploj pruvas, ke okazas plie laŭ kutimo kaj ne surbaze de logika konsidero, ke la rondo de la dua lingvo estas limigita je 3 lingvoj (Angla, Germana, Franca). Ankaŭ la motivo de la propono kio koncernas la devigan instruadon de du fremdaj lingvoj en la elementa lernejo ne estas akceptinda: “La dua fremda lingvo igas la lingvostudon pli interesa kaj bunta, motivas pli bone, kaj pozitive influas la kulturecon de la gepatra lingvo.” Se la elementa lernejo povas igi alproprigita unu fremdan lingvon sur parolnivelo en proporcio de la disponebla studhor-nombro, tiam ĝi plenumas sian destinon. Estas sciate, ke ĝis nun ni ne sukcesis atingi tion. Ne estas verŝa-
— paĝo 5 de la PDF —
jne, ke la enkonduko de la dua lingvo povas solvi la nepre solvendan problemon. Ĝi nek interesigos, nek variigos la lingvostudon (nek de la gepatra, nek de la Rusa lingvo) sed kunportos novan ŝarĝon, novan problem-amason.
Ankaŭ la motivado estas duba. Se la lernanto facile kaj kun plezuro akiris sukceson en la unua fremda lingvo, tio influas verŝajne pozitive la sekvan fremdan lingvon. Se en la unua fremda lingvo la lernanto akiris kontraŭajn spertojn, tio povas havi duoblan konsekvencon. La antaŭa malsukceso anticipe fortimigas lin de la dua provado. Aŭ ĝuste male: li opinias, ke eble la dua provado estos la sukcesa kaj tial povas facile okazi (tion montras certaj mezlernejaj spertoj), ke li neglektas la lernadon de la unua lingvo pro la dua. Ne estas unusence klarigita la efekto kion la fremda lingvo havas sur la gepatra lingvo. Tio povas esti pozitiva, sed ankaŭ negativa. ADY ENDRE skribis la 4-an de septembro 1906 la sekvajn alineojn en la “Peŝta Taglibro” (Pesti Napl6): “Post kvindek jaroj la Hungara infano devas naskiĝi sciante paroli almenaŭ Angle, Germane, France aŭ estos granda domaĝo! Krome, li tuj devas scii almenaŭ unu Slavan lingvon. Verŝajne li devas ellerni ankaŭ la Japanan. Mi mencias, ke la Angla dialekto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj ankaŭ devas esti nepre en lia sango. La Italoj instruis la literojn al ni, kaj kun ili ni havos ankoraŭ multajn problemojn. Ankaŭ ilia lingvo necesas… Vere, la Hungara infano de la futuro havos apenaŭ tempon ellerni ankaŭ la Hungaran. Kaj ĉio ĉi ne estas ŝerco, sed la plej serioza realaĵo…”
Niaj ĝisnunaj spertoj pruvas, ke semajne tri studhoroj ne sufiĉas por alproprigi lingvon parolnivele. Ankaŭ tio estas problemo, de kie ni forprenu la plushorojn (aŭ kiom da horoj ni aldonu al la jam tro alta nombro de studhoroj). Ĉi tiuj problemoj daŭras ankaŭ tiam, se la instruado de la Rusa estos komencota du jarojn pli frue.
La demando de la “unua fremda lingvo”
SZEPE GYORGY skribas en sia artikolo titolita “Lingvokono kaj moderna kultureco”: “La ellerno de la unua fremda lingvo havas duoblan taskon: ni lernas konkretan lingvon, kaj samtempe ankaŭ tion, kiel oni devas lerni fremdan lingvon… La unua fremdan lingvon oni devas lerni frue: se tio estas komencata pli poste ol la 10-a jaraĝo, tiam tio estas ĉiemaniere riska… La dua lingvo profitas la plej multon el la bona unua lingva (unua fremdlingva) fundamentado…”
Esperanto estas formaligita lingvo: modelo farita por instruado — lernado. Ĝi estas samtempe sinteza mikromodelo de la Hind-Eŭropaj lingvoj: ĉiuj Hind-Eŭropaj lingvaj fizionomioj estas simpligite troveblaj en ĝi. Ĝi estas ideala, kiel fremdlingva preparado. Multaj eksperimentoj certigas, ke ĝi altigas la efikogradon de la dua fremdlingvo bazita sur ĝi 30-50-procente. Se ĝi krome nenion donus, ĉi tiu sola motivo estus sufiĉa por enkonduki ĝin.
Esperanto ne estas sole baziga helpilo, sed ĝi mem estas jam viva lingvo, uzata en larĝaj rondoj. Hodiaŭ ĝi havas jam pli multe da aplikebleco en la lerneja praktiko ol kiu ajn alia fremdlingvo (larĝa koresponda reto, bone organizita lernanta interŝanĝmovado, konstantaj kampadaj eblecoj, ktp.).
Pro ĝia logikeco kaj reguleco ĝi estas facile alproprigebla. La lernantoj ne bezonas ekstran helpon (korepetiton, pagitan hejman instruiston, ktp.), tial ĝi ekkreas ankaŭ la demokratismon de la lingvostudo. La lernantoj estas ege aktivaj, ili ne konas ekparol-inhibon en la fremda lingvo. Ĉi tiun naturecon ili transferas ankaŭ al la sekvanta fremdlingvo. Sekve de ĝia internacieco kaj “neŭtraleco” ĝi estas la sola lingvo, per kio la pedagogiaj celoj pretendataj de la instruado de fremdlingvo estas atingeblaj.
Pro ĝia facileco ĝi estus enkondukebla ankaŭ en institucioj, (industriaj lernejoj, stenografiaj-tajpistaj lernejoj, sanitaraj faklernejoj) kie, tre malĝuste, ĝis nun ne estas fremdlingva instruado.
Ankaŭ la preparo de instruistoj estas simple solvebla. Ni havas pozi-
— paĝo 6 de la PDF —
tivajn spertojn pri tio, ke la fakpedagoga kvalifiko akirita en la porinstruista instituto estas konvena por bonrezulta instruo de la lingvo (ankaŭ en klasoj kun speciala studplano). Ĉi tiaj eksperimentoj estis (kaj parte estas) farataj en Esztergom, Sarospatak, Szombathely kaj Eger.
La instruado de Esperanto havas tradiciojn en niajn lernejoj. La etato de la lernantoj kreskas. Ĉi tion demonstras la suba kompara tabelo:
1973/74 1976/77 Bazlernejo: 800 1 696 Mezlernejo: 132 165 Universitato/altlernejo: 89 116 Entute: 1021 1977
Laŭ ĝia bazlerneja lernantetato Esperanto estas la tria post la Rusa kaj Germana. Ĉi tiu indiko estas des pli konsiderinda, ĉar ĝi estas rezulto de individua iniciato kaj volonta laboro sen kiu ajn subteno.
Propono de Barczi Gĉeza
La diversaj provadoj pruvas, ke irante sur la ĝis nuna vojo, la aktuala situacio ne estas radikale ŝanĝebla. Ni devus starti sur novaj, ĝis nun ne provitaj vojoj. En nia artikolo ni proponis tian aŭdacan eksperimenton. Sed eble, kaj certe ekzistas multaj aliaj elpensaĵoj. Mi opinias, ke ne malutilus demandi pri tio la plej kompetentajn: la pedagogojn, kiuj instruas fremdajn lingvojn. El ĉi tiu artikolo estas ekkoneblaj du planoj. Estos, kiu akceptos la unuan aŭ la duan, kaj certe estos, kiu proponos trian. La signifo de la afero indas, ke ni okupiĝas pri ĝi. Povas esti diversaj proponoj: ni povas nek forĵeti, nek akcepti ilin, ĝis kiam ni eksperimente pruvos ke ili estas ĝustaj aŭ malĝustaj. Feliĉe, ni ankoraŭ havas tempon por fari tiajn eksperimentojn (kun
konvena preparado kaj direktado). Ni devas nur komenci.
Ĉi tiuj pensoj estas nek novaj, nek originalaj. Antaŭ pli ol dek jaroj BARCZI GEZA jam formulis la samon en la forumo de la revuo “Publika Edukado” (Koznevelĉs, 1966/23). Liaj vortoj restis sen eĥo, estas forgesitaj. Ni citu du pensojn el tiu artikolo. La unua temas pri la praktika utilo de Esperanto: “… kvankam la batalo, kio ĝis nun portis multajn sukcesojn, ankoraŭ tute ne estas finite, Esperanto jam abunde prezentas tiujn avantaĝojn, kiujn la kono de alia lingvo povas doni…” (Ĉi tie sekvas la konkreta denombrado de la avantaĝoj).
La dua penso respondas al la sekva demando: Kiun helpon donas Esperanto al la lernado de aliaj fremdaj lingvoj? La respondo de BAR- CZI GEZA: “Estas konate, ke la ellerno de la unua fremda lingvo estas ĝenerale malfacila tasko; ellerni la sekvajn estas jam pli facile, ĉar kreskas la elasteco de la lingva rutino. Esperanto, kiu minimumigas la komencajn malfacilaĵojn, estas elstara enkonduko ankaŭ al aliaj lingvoj. Tion atestas multnombraj interesaj kaj bonrezultaj eksperimentoj kaj eksterlande kaj en Hungario. Tiuj lernantoj, ekzemple, kiuj neniel povis ellerni la Rusan, kvankam elstara pedagogo ilin gvidis, post kelkaj monatoj de Esperanto-lernado montris abruptan progreson en la Rusa. La sperto estas la sama rilate ankaŭ aliajn lingvojn. Sekve, se ni opinias, ke pro pluraj kaŭzoj estas dezirinde, ke, krom la gepatra lingvo, ĉiu homo posedu duan lingvon, kio ebligas la komunikiĝon kun la eksterlando, la pli profundan ekkonon de la homoj kaj intelektaj valoroj, ĉi tiu lingvo povas esti por la vastaj tavoloj de la socio, sed ankaŭ por ĉiu, nur Esperanto.”
BARCZI GEZA konis la vivon de la lingvo, estis sperta en la mondo de la lingvoj, kaj profunde amis sian gepatran lingvon.
Tradukis Katalin KISFALUDY 3-a-jara studentino pri Angla- Germana-Esperanto lingvoj
Universitato ELTE-Budapeŝto
Diskut-materialo al la temo: “Ĝeneralaj lingvo- kaj lernejpolitikaj tendencoj” antaŭvidita por lundo, la 14-a de julio, inter la 14.30 kaj 16-a horo.
— paĝo 7 de la PDF —
Diskut-forumo
LA NEINTERESECO DE ESPERANTO AL LINGVOSCIENCISTOJ
Probal DASGUPTO
Esperantistoj, kiuj iel ajn intertraktis kun profesiaj lingvo-sciencistoj, observis, ke tiujn ĉi Esperanto simple ne interesas. Se oni rigardas al la ĝenerala evoluo de la lingvo-scienca sinteno al Esperanto dum la 92 jaroj post 1887′, oni notas sisteman malkreskon de interesiĝo.
Oni povas plendi. Eble plej elokvente tion faras… WARINGHIEN en sia verko Lingvo kaj Vivo…
Oni povas agi. Ĝis nun plej efike faris tion SZERDAHELYI kaj WELLS…
Oni povas demandi [A] kial entute la lingvo-scienca malinteresiĝo pri Esperanto, kaj [B] kial la des pli intensa malinteresiĝo, ju pli la scienco progresas…
Mi certe ne dividas la senton de multaj esperantistoj, ke la respondoj al [A] kaj [B], kio ajn ili estu, apartenas pli al la kategorio de nepensmeritaj faktoj de la vivo ol al tiu de solvendaj problemoj…
Sufiĉe diversa aro da motivoj elektigas science studi studotajn lingvojn. La angla estas multe analizata, ĉar relative multaj anglalingvanoj aŭ tiulingvemuloj, pro evidentaj sociaj kaj nombraj kialoj, envenas en la lingvo-sciencon. La sanskrita estas profunde pristudata, ĉar vivas seninterrompa tradicio studi ĝin kaj ĝi estas jam multe pli pridemandita, ol preskaŭ iu ajn alia homa lingvo; ĝuste tiu multeco da demandoj jam faritaj, kaj la modera klareco de la respondoj trovitaj, faciligas la procezon de pludemandado surbaze de la ekzistanta komprenaro. La japana ricevas klerulan atenton parte pri tiaj faktoroj, kiaj la ĵus men-
1. la artikolo estis verkita en 1979
10
ciitaj, kaj parte pro tio, ke la japanoj estas ekonomie kaj strategie unu el la plej gravaj neokcidentaj nacioj por okcidentanoj, kio gravigas ankaŭ ilian lingvon.
Krom ĉi tiaj faktoroj, kompreneble al eksterfakulo, sentigas sin ankaŭ puŝoj kaj peloj interne de la lingvo-scienco mem. Specifaj fonologiaj, sintaksaj, morfologiaj, semantikaj problemoj, kiuj aparte klare aperas en tiu aŭ alia lingvo, subite amasigas specialajn referaĵojn kaj verkojn pri ĝi. Plej ofte temas pri aferoj, kiuj rilatigas la koncernan lingvon al aliaj, spece aŭ familie.
Ĝuste la relativa unikeco, do nerelatigeblo de Esperanto, kaj ĝia manko de propraj homoj kaj ekonomiaj rimedoj, igas ĝin aparte nealloga studobjekto por lingvo-sciencanoj. Tio ĉi pli-malpli komencas respondi la demandon [A] — kial entute la malinteresiĝo pri Esperanto.
Por pli profunda respondo oni devas ekkonsideri la enhavon de la lingvo-scienco tempe de la lanĉiĝo de Esperanto. La sciencan arenon okupis la historia demando: kio venis el kio? Oni volis ekscii la devenon de lingvoj kaj de iliaj formoj. Oni kolektis kaj kribris faktojn pri diversaj lingvo-familioj, precipe en la hind-eŭropa, kiu etendiĝas de la islanda ĝis la asama, de la rusa ĝis la orisa. Oni teoriis pri la principoj, kiu okazigas la observatajn evoluojn. Tia emfazo kompreneble ŝovis la malregulecojn de morfologioj kaj sonsistemoj malfonen. Ĝuste en la amaso de ŝajne ĥaosaj lingveroj oni strebis trovi la spurojn de ordaj principoj. Esperanto, kies esenco staras sur konscia evito de la vortforma komplekseco, ne povis esperi justan atenton en tia klimato.
Tio venigas nin al demando [B]. Multaj homoj scias, ke la lingvoscienco forvenis el tiu interesiĝo pri la malregulecoj kaj ĉiam pli fokusas al la grandaj universalaj regulecoj, kiuj regas ĉiujn lingvojn. Oni scias ankaŭ, ke oni nuntempe malpli fanatike kuras al la pasinteco aŭ al lingvoj de homgrupoj, kiuj ne naskas siajn proprajn gramatikistojn, kaj ke oni ĉiam pli emfazas la ĉi-tiamon kaj ĉi-tieon, la homan kaj median kuntekston, en la scienca analizo de la lingvo kaj ĝia uzo. Ĉu do oni ne estus atendinta rimarkindan malfalon de la scienca atento al Esperanto, anstataŭ male?
11
— paĝo 8 de la PDF —
Unuan respondon ni akiras per ordinara ekzamenado de la evoluo de la lingvo-scienco. Jam dum la epoko de historiemo oni estis komencinta la “internan rekonstruon”, metodon, kiu dependas de la interna kohero de individua lingvo-sistemo kaj ne de historiaj rilatoj inter malsamaj lingvoj. Oni baldaŭ sukcesis krei metodojn, kiuj venigas al la analizo de unu individua lingvo la precizecon antaŭe atingeblan nur per la kompara kaj historia studo de pluraj lingvoj… Naskiĝis la struktura lingvo-scienco, kiu votis matematike zorge diagrami la veran strukturon de ĉiu alirebla lingvo… Paradokse, ĝuste la sistema reguleco de Esperanto kaŭzis, ke ĝi maltrafis ankaŭ la strukturan vagonaron. La strukturaj lingvo-sciencistoj interesiĝas pri lingvoj, kiuj anstataŭ surhavi la koron sur la maniko kaŝas ĝin, donante al la sciencistoj okazon eldetektivi la veran strukturon per ĉiam pli rafinitaj metodoj de spurado. Esperanto estis tute neekscita ĉasejo.
Post la struktura fazo venis NOAM CHOMSKY [Ĉomski], kies pensado revoluciis la tutan sciencon ekde 1957. Por niaj celoj gravas emfazi du el la mil facetoj de ĉi tiu revolucio. Unue, la lingvo-scienco de CHOMSKY apogiĝas sur la lingvo-sento de denaskaj parolantoj de nuntempaj lingvoj. Due, eĉ pli komplete ol la struktura lingvo-scienco ĝi emfazas sistemajn koheron kaj konsekvencecon. Ĉi tiuj du aferoj igas la analizon de Esperanto per modernaj metodoj ekstreme malfacila. La plimulto de la parolantoj de Esperanto ne estas denaskaj. Kaj la lingvo-uzo de Esperanto estas ne-unueca ĝuste en tiu parto de la gramatiko (la sintakso kaj la fraza gramatiko), pri kiu la modernaj lingvo-sciencistoj plej interesiĝas… Bedaŭrinde (tiuj lingvo-sciencistoj, kiuj) kritikas CHOMSKY pro lia troa atento al la regulecoj en la lingvoj… prefere dronas en la sama ĥaoso da lingveroj, kie iam hejmis la historiemaj lingvo-sciencistoj; certe ne de tiuj homoj Esperanto ĉerpos simpation kaj analizemon.
Iomete pli ĝeneralan respondon donos al ni konsiderado pri la tuta lingvo-scienca industrio kaj ĝiaj sociaj radikoj.
Kiel oni scias, la aranĝojn de la moderna mondo starigis diversaj tru-
12
doj kaj konsentoj fare de okcidentaj (blankulaj) nacioj dum la lastaj jarcentoj, kun iom da helpo de elementoj en la neokcidento, kiu konsentis kunlabori. Estus stulte troigi la gradon de unueco de la okcidenta naciaro, sed certe almenaŭ esperantistoj bone scias, ke la eksteraj kvereloj inter okcidentaj lingvoj kaŝas ilian kernan kaj komunan oponon al graviĝo de la ĉina, araba, hindia kaj aliaj neokcidentaj lingvoj.
Nu, la istoj de la moderna lingvo-scienco, kiel en la aliaj homsciencoj, pli-malpli akceptas la aktualajn aranĝojn de la mondo. Tiu akcepto datiĝas jam de longe, tiel ke la historiaj fazoj de la scienco respondas al fazoj en la historio de la maniero de okcidenta mondestreco.
La historia lingvo-scienco apartenis al la tempo de frua estiĝo de la modernaj imperioj. La lingvo-sciencistoj venis kune kun la koloniantoj (ekzemple al Hindlando) kaj ĉerpis el la nove renkontitaj landoj rimedo (materialojn el lingvoj kiel la sanskrita kaj ĝiaj idoj) por pli bona solvo de la sistemkonstruaj problemoj ĉe hejmlingvaj gramatikoj (de la angla, germana k.s. kaj de la antaŭulaj lingvoj latina kaj helena).
La struktura lingvo-scienco ekapogeis en la momento, kiam la liberala doktrino ekhavis la impulson doni al la neblankaj kulturoj principan egalrajtecojn. En ĉi tiu kunteksto oni devas kompreni la aserton de la strukturaj lingvo-sciencistoj, ke ĉiuj lingvoj de ĉiuj tempoj estas egale studindaj kaj komplekse evoluintaj.
Kaj la moderna lingvo-scienco de kaj kontraŭ CHOMSKY apartenas al tempo, kiam la mondo estas formale demokratia kaj la okcidento konservas sian mondestrecon pere de la kunlaboremaj okcidentlingve trejnitaj indiĝenaj elitoj en neokcidentaj landoj. Unuflanke, al la aspiroj de la elitanoj pri kultura aŭtonomio respondas la agnosko en la moderna lingvo-scienco de la graveco de la lingvo-sento de denaskaj parolantoj. Aliflanke, al la nekontestata hegemonio de la okcidento respondas la fakto, ke la esplorprincipojn determinas la frapaj ecoj de la ĉefaj blankulaj lingvoj.
13
— paĝo 9 de la PDF —
Se la moderna lingvo-scienco tiel komplete spegulas la diktan potencon de la okcidento-dominataj aktualaj mondaranĝoj, ne estas mirinde, ke sisteme preterlasiĝas objektoj kiel Esperanto, kies scienca studo minacas senvualigi la ne tre prifierindan lokon de la scienca profesio en la monda socio.
Ĉu la konkludo povas esti, ke estas senutile barakti kontraŭ la simptomo (lingvo-scienca ignoro de Esperanto) kaj ke necesas, ke esperantistoj konscie aliancigu sin kun la ĝis nun sporadaj, sufokataj, etgrupaj fortoj en la mondo, kiuj klopodas vere forigi la malekvilibron de potenco kaj komforto inter la okcidendo kaj la cetera mondo?
La artikolo aperis en la “Transoceania” Revuo de PAPIE n-ro 15, 1979. pĝ. 6-9.
Rim. de la red. de “Transoceania”: Se tiu grava tezo (pri kiu PROBAL mem supozas, ke ĝi povas esti “ŝovinisme kontraŭblankula”) pravas, ni rajtis tiri du konkludojn:
1. Esperanto ne fariĝos “enmonda” objekto por la specialistoj, dum la nuna monda ordo restas;
2. Ĝuste pro tio, nia poresperanta laborado des pli gravas, ĉar ĝi partoprenas sur sia specifa kampo en la mondskala batalo por pli justa, pli humana tero.
La demando de IPR: Kiel vi opinias pri tiu ĉi problemo? Ni atendas vian reagon!
Y IPR-Fonduso – revivigenda!
Konkreta propono: se iu kolego entreprenas ekde la sekva jaro pagi 1 unu kotizon por sia kolego aŭ kolegino el nepagipova lando ni kontaktos lin/ŝin kun la donacoto, kiu tutcerte trovos la rimedon rekompenci la donacon. Eble ili restos poste en daŭre kolega kontakto. Cent duoblaj kotizoj = 100 novajn membrojn! Antaŭdankon!
14
Instrupraktiko
CSEH-METODO EN NOVA “PROFESIA” VESTO
La centjariĝo de Esperanto postulas de ni ĉiuj specialan atenton sur diversaj kampoj de nia agado, sed speciale se temas pri la instruado.
La Internacia Esperanto-lInstituto (IEI), kies celo estas eduki Csehmetodajn instruantojn, konstatis, ke tiuj bezonas ne nur bonan lingvokonon, sed ankaŭ trejnadon en la metodo mem.
Oni diras ke “ne estas malbonaj lernantoj, sed estas nur malbonaj instruantoj”. Unu el la kaŭzoj kiuj bremsas la disvastiĝon de Esperanto estas me taŭga instruanto aŭ me taŭga instrumetodo. Csehmetodo, uzata de bona Cseh-instruanto, donas miraklajn rezultojn. Lernantoj ne malaperas de la kursoj, sed kontraŭe, la metodo allogas novajn kursanojn. Kaj la kurso finiĝas kun pli granda nombro de lernantoj ol per kiu ĝi komenciĝis. Kvankam la metodo jam estas aplikata dum pli ol 60 jaroj, tiu fenomeno ankaŭ nuntempe ripetiĝas, kiam bona instruanto gvidas la kurson (ekzistas bedaŭrinde ankaŭ fuŝuloj!).
Bona Cseh-instruanto devas ne nur bone koni la lingvon kaj ĝian struktruon, sed (kaj precipe) kapabli komprenigi novajn vortojn helpe de diversaj objektoj, kaj kapabli komprenigi la gramatikon kaj ĝian funkciadon per taŭgaj ekzemploj. Tion oni ne povas proprigi al si aŭtodidakte. Por ebligi al Esperanto-instruantoj atingi profesian instru-nivelon kaj diplomon kiu rajtigos ilin instrui eksterlande, IEI ne nur revizias la Cseh-kurson sed ankaŭ funkciigis tri-ŝtupan trejnadon: seminarioA (enkonduka), seminario B (pliprofundiga) kaj seminario C (diplomiga). Ĉiu seminario daŭras 25 studhorojn.
Dum la seminario A la partoprenantoj konatiĝas kun la metodo, teorie kaj praktike, observante lecionojn kiuj estas gvidataj laŭ ĝi; konstatas ĉu ili taŭgas por tiaspeca instruado, ofte konsciiĝas ke ilia
15
— paĝo 10 de la PDF —
lingvo-kono ankoraŭ ne sufiĉas por instrui kaj komencas serioze studi la lingvon. Se la metodo konvenas al ili, ili aliĝas al seminario B por ne nur pliprofundigi la lingvoscion, sed ankaŭ studi la metodikon de Esperanto-instruado, diskuti instru-malfacilaĵojn, kaj interŝanĝi spertojn. La seminario C finiĝas per 20-minuta provleciono (gvidata de ĉiu seminariano), dum kiu ekzamena komisiono povas konstati la nivelon de la instruanto kaj ties kapablon uzi la metodon. Dum la seminario C oni ankaŭ konatiĝas kun aliaj rektmetodaj instrumaterialoj.
Inter la Esperantistoj ŝvebas la falsa opinio ke Esperanto estas tiel facila lingvo, ke ĉiu kiu povas ĝin paroli ankaŭ kapablas ĝin instrui. Paroli la lingvon kaj instrui ĝin estas du tute diversaj aferoj, kaj plene eraras tiuj, kiuj asertas ke “por instrui Esperanton oni bezonas koni nur unu lecionon pli ol la lernanto”! Sekve de tia falsa opinio/teorio pluraj komencas instrui, faras tion amatore, ofte malbone, timigas la lernantojn, kiuj seniluziigitaj foriras por neniam reveni, aŭ, se ili restas, fariĝas “eterna komencanto”. Por eviti tion IEI ebligas al kandidat-instruantoj profesiiĝi en la instruado laŭ la Cseh-metodo.
Kandidatoj, kiuj plenumos la postulojn de la tri seminarioj — ricevos rajtigilon de diplomita CSEH-instruisto — estos enskribitaj en la registron de IEI kaj rajtos gvidi Cseh-kursojn aŭ Cseh-seminariojn ie ajn en la mondo laŭ invito de Esperanto-grupoj kiuj bezonas helpon tiurilate — rajtas profiti de la “help-fonduso — Andreo Cseh” ĉe IEI. Informaĵo de: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL- 2585 HW DEN HAAG, Nederlando (telefono 070-556677, poŝtĝirkonto 508601 nome de “Help-fonduso Andreo Cseh” en Den Haag).
16
=
ILEI-Konferenco: la XXa
Esperanto: 99-jara
NI RENKONTIĜU EN LOVENO
PSALMUS HUMANUS Sesa psalmo
Albert SZENT-GYORGYf
Niaj idoj
Plejpotenca!
Laŭ seksoj Vi disigis la homojn, por ke ili sopirante sin reciproke konkordiĝu animprofunde.
Fruktoj de kunsopiroj estas la infanoj, la karaj infanoj,
Kiuj kun pura, senmakula spirito alvenas.
Kaj mi inokulas iliajn spiritojn per malamo, timo kaj antaŭjuĝoj, Miaj bunkroj instruas al ili, ke la vivo malhelas kaj la bonvolo vanas, Kaj ilin plenkreskintajn, pretajn je noblaj faroj,
Mi transformos en oficialajn murdistojn,
Kaj iliaj plej belaj jaroj pasos en morala paralizo.
Plejpotenca! Savu miajn idojn, Savu iliajn spiritojn,
Mia difektiĝo ne difektu ilin, Savu ilian vivon.
17
— paĝo 11 de la PDF —
La armilo, kiun mi direktas al la aliaj, ne pereigu ilin,
Ili estu pli bonaj ol la gepatroj,
Ili fondu sian propran regnon,
La regnon de belo, justo, honesto, konkordo kaj bonvolo, Paco kaj amo regu
Eterne.
Tradukis Imre SZABO
1. nobel-premiito pri fiziologio kaj medicino, 1937.
18
KADROTEMO: PACON
1986 — Jaro de la PACO
Ĉu la “paco” povas esti temo de jara kampanjo? Ĉu la fakto, ke 1986 estas deklarata “jaro de la paco” signifas, ke ĝi estas “pli paca” ol estis la 1985a aŭ estos la 1987a? Ŝajne tiun ĉi epiteton oni devas koncepti nur tiel, ke en 1986 oni analizu la fenomenon “paco” plurdimensie: ne nur politike, sed ankaŭ psikologie, sociologie, pedagogie… Direktiĝu al la pacproblemo refletoroj el ĉiuj direktoj!
Oni ofte ripetadas Latin-lingve la sensencaĵon: “Se vi volas pacon, pretiĝu al la milito!” . Ni pedagogoj diras: “Se vi volas pacon, pretiĝu al la paco!” — ĉar nisiĉas, ke — laŭ la plej elementa didaktika leĝo — iun emon, inklinon, kapablon oni povas elformi nur per samspecaj ekzercoj: la pacemon per elformado de tiaj karaktertrajtoj, kies fina rezulto estos la pacemo.
El pedagogia vidpunkto la pacemo estas kompleksa fenomeno. Inter ĝiaj komponentoj ni konsideras la humanismon, la internan trankvilon, spiritan ekvilibron, estimon de aliuloj — apartenu ili al niaj proksimuloj aŭ al fremduloj k.s. Al la kontraŭ-direktaj efikoj ni vicigas tiajn trajtojn kiel la apatio kaj agresemo, mensogo kaj cinismo k.s.
Unue pri la ĉi-lastaj. Neniu pedagogo edukas konscie al malpaco. Sed la influo de pedagogoj kompare kun le, “eksterlernejaj” influoj ĉiam pli-kaj-pli malkreskas, malf£otiĝas. En nia tempo ĝuste tiuj fenomenoj, kiuj devus efiki pozitive kaj kontribui al la elformado de pacemaj karaktertrajtoj inversiĝas: la sporto transformiĝas je perforto, detruado kaj krueleco, la muziko je orelŝira bruo, la literaturo al krimo, seks-aberacio kaj hororo, la filmo je ekspozicio de kadavroj. La banditismo, terorismo, piratismo estas ĉiutagaj eventoj, plenigantaj la kolumnojn de gazetoj kaj ĵurnaloj…
Unu el la plej danĝeraj fenomenoj estas la oficialigita, instituciigita mensogado. En la tag-ĵurnaloj oni legas la raportaĝojn de la du batalantaj partioj. Ambaŭ partioj raportas ĉiam pri venkoj. Ciam nur la malamiko retiriĝas kaj perdas teritoriojn, aviadilojn, havas mortin-
19
— paĝo 12 de la PDF —
tojn, vunditojn kaj militkaptitojn. La juna leganto tuj rimarkas, ke unu el la partioj mensogas kaj el tio li konkludas: la plenkreskuloj mensogas! Hejme oni pridiskutas la eventojn, ankaŭ en la lernejo, ankaŭ inter la geamikoj. Povas okazi (kaj ofte okazas) ke ekestas kontraŭdiro inter la gepatra kaj pedagoga opinio. La infano denove konvinkiĝas, ke unu el inter ili mensogas: aŭ la pedagogo, aŭ la patro. Kaj ennestiĝas en la animo de la infano la cinismo: ne plu kredas nek al gepatroj, nek al pedagogo.
Estus interese analizi kion instruas la lernolibroj de historio pri la sama fakto. Ne temas pri interpretado, sed pri la priskribo de la fakto mem: ĉu ĝi okazis aŭ ne, kie, kiam, kial, kiel? Evidentiĝus, ke pri la sama historia fakto la lerneja junularo en diversaj landoj ricevas diversajn (ofte kontraŭdirajn) informaĵojn. El inter ili ĉiuj nur unu estas vera, ĉiuj aliaj estas falsaj, misaj. Sed kiu povas scii post jarcentoj kio vere okazis, kiam pri la eventoj de niaj tagoj, kie nunvivantaj homoj estas atestantoj, ni ricevas kontraŭdirajn informiĝojn?
La tekniko devus servi al la plifaciligo, pliagrabligo, plibeligo de la vivo. Sed kio okazas? La fantazio de infanoj, edukataj per “sciencfikcia kulturo” sekiĝas, la filmoj plifortigas la agresemon: la konstanta prezentado de la perforto edukas ja al la perforto. La alia danĝero estas la apatiigo de la junularo. La antaŭaj hororoj ne plu kontentigas la spektantojn: ĉiu nova filmo devas esti pli terura ol estis la antaŭa por varbi la horor-soifan spektantaron. La video-tekniko transformiĝos je horor- kaj porno-edukiloj: karakterize, hodiaŭ la termino “videofilmo” estas kvazaŭ sinonimo de “horor-filmo” aŭ “porno-filmo”.
Ankaŭ la muziko kontribuas al la edukado al agresemo: en ĝi iompost-iom malaperas la melodio, restas nur la takto, kiu transformiĝas la bruo: ju pli forte, ĝi estas, des pli “moderna” ĝi estos. Tiu bruego streĉas la nervojn, turnas la cerbojn…
La sport-arenojn la amaso vizitadas ne por ĝui la belecon de la ludo sed por peli la ludantojn, por instigi ilin al perforto, krueleco, neniigo de la kontraŭulo. Parto de la amaso en la stadionoj elvivas la bestecajn instinktojn, hurlante dum la tuta tempo, blasfemante la kontraŭulan
20
Ti
teamon kaj eĉ — atakante ĝian zelotaron. La sportistoj ne plu ludas, sed batalas, luktas, militas por venki, por gajni: ĉar por la venko ili ricevas ne laŭr-kronon sed milionojn.
Sed ni revenu al la lernejo. Trarigardante la programojn de la unuopaj studobjektoj, instruataj en la Hungaraj mezlernejoj, inter la edukaj celadoj ni serĉis tiujn elementojn, kiuj kontribuas al la pacedukado.’
Pri la “edukado al proleta internaciismo” — kiel celo, mi trovis en la programo de la sekvaj studobjektoj: gepatra-lingva literaturo, historio, fiziko, geografio. Pri la edukado al socialisma internaciismo: en la programo pri la Rusa lingvo kaj historio.
La vorto “paco” — kiel celo — troviĝas nur en du lokoj: en la eduka celo de la instruado de historio en la IV-a (lasta) klaso:
“… la internacia politiko de socialismaj landoj baziĝas sur la principo de paca kunvivado; en ilia politiko realigas la strebado al la solvo de la ĉefaj problemoj de nia epoko, al la kontentiga solvo de la problemoj de milito kaj paco.” (pĝ. 127);
en la programo de la studobjekto “Fundamentoj de mondkoncepto” por la IV-a klaso:
“La studobjekto eduku la gejunulojn al la servo de socia progreso, al la servo de la afero de socialismo kaj paco…” (pĝ. 133).
Karakterize, la plej eksplicitaj formuladoj de la internacia interkompreniĝo kaj interpopola amikeco troviĝas en la programoj de fremdaj lingvoj. )
Ili ĉiuj pli-malpli similas, kelkfoje estas tute la samaj. Car tiu ĉi problemo tuŝas nin plej proksime, ni vidu ilin detal€:
Rusa lingvo — celo: “… ebligu la enrigardon en la kulturon, historion, kutimojn de la popoloj de Sovetunio, en la socian kaj politikan vivon de la lando, per tio helpante la internacian interkompreniĝon kaj pliprofundiĝon de la interpopola amikeco.” (pĝ. 149);
1. Laŭ la oficiala programo, eldonita de Instru-Ministerio de Hungario
21
— paĝo 13 de la PDF —
Angla lingvo — celo: “… donu informaĵojn pri la Angle-parolantaj landoj, pri iliaj socia sistemo, kulturo, kutimoj, kaj per tio ĝi servu la ideon de la internacia interkompreniĝo kaj interpopola amikeco.”
La celo estas laŭvorte la sama ĉe la Franca, Germana kaj Hispana lingvoj (memkompreneble anstataŭante la “Angle-parolantaj” per France-/Germane-/Hispane-). Ĉe la taskoj estas jam certaj devioj:
Taskoj de la edukado: Angla lingvo: “La instruado de Angla lingvo per siaj specifaj rimedoj kontribuu al la morala-ideologia kaj estetika edukado de la lernantoj, al la konatigo de la Angle-parolantaj landoj, kaj al la kompreno pri la soci-ordo, pensmaniero kaj sento-mondo de la homoj, vivantaj en tiuj landoj; kaj samtempe pere de tio oni eduku al la interkompreniĝado inter popoloj, al la estimo de aliaj kaj al la paca kunvivado inter la popoloj.
Germana lingvo — tasko: “La instruado de la Germana lingvo kontribuas al la ekkono de la socia sistemo, pensmaniero kaj sento-mondo de la Germane-parolantaj popoloj, per tio ĝi edukas al la interpopola interkompreniĝo, al la rekono de la rezultoj de aliaj popoloj, al la internaciismo.
Franca lingvo — tasko: “La instruado de la Franca lingvo servu al la ekkono kaj kompreno de la socia sistemo, pensmaniero kaj sentomondo de la France parolantaj popoloj, inter ili ankaŭ al tiu de la evolulandoj. Tiu helpas la politikan-socian orientiĝon de la gelernantoj kaj kontribuas al la edukado al paca kunvivado kaj internaciismo.
Hispana lingvo — tasko: “La instruado de la Hispana lingvo kontribuu al la ekkono kaj kompreno de la socia ordo, pensmaniero kaj sento-mondo de Hispane parolantaj popoloj; samtempe pere de tio ĝi edukas al la interkompreniĝado inter la popoloj, al la ekkono de la atingaĵoj de aliaj popoloj, al la paca kunvivado.
Ĉe la Itala lingvo la celo jam diferencas disde la supraj kvar lingvoj: celo: — “Klerigu la lernantojn per modernaj konoj, koncernantaj informaĵojn pri Italio, pri la vivo de la Itala popolo kaj junularo, pri la Itala sociordo kaj kulturo, pri Italaj-Hungaraj rilatoj.”
22
Tasko: “… oni eduku al la estimo de belo kaj al la estimo de universalaj kreitaĵoj (verkoj) kaj artoj de ĉiuj popoloj; al la kompreno de la graveco de kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj rilatoj kaj al la ideo de paca kunvivado.”
Ĉe la instruado de Latina tiaj elementoj mankas kaj ĉe la celoj, kaj ĉe la taskoj.
Nun ni trarigardu la programojn de la najbaraj lingvoj:
Serbo-Kroata: celo — “… donu informaĵojn pri Jugoslavio, pri la popoloj de la lando, pri ĝia socia sistemo, kulturo kaj pri la Sud-Slavaj nacioj, vivantaj en nia patrujo. Pere de ĉiuj ĉi, ĝi servu la idearon de la internacia interkompreniĝo kaj interpopola amikeco.”
Tasko: “La Serbo-Kroata lingvo estas la oficiala lingvo de kvar Respublikoj de la Jugoslava Socialisma Federacia Respubliko, la gepatra lingvo de la Serba kaj Kroata nacioj, vivantaj en nia patrujo. La ĉiam plivastiĝantaj ekonomiaj, kulturaj ktp. rilatoj kun Jugoslavio, la evoluo de la fremdultrafiko kaj internacia turismo, ebligas la praktikan utiligon de la Serbo-Kroata lingvokono.”
Slovaka lingvo — celo: “Imprese konatigi la lernantojn pri la vivo de la Slovaka Socialisma Respubliko kaj pri la vivo, kulturo kaj literaturo de Hungariaj Slovakoj, kun la historiaj rilatoj inter la Hungara kaj Slovaka popoloj, kun la nuntempaj kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj rilatoj kaj per tio ĝi servu la ideon de internacia interkompreniĝo kaj interpopola amikeco;
Tasko: “La kono de Slovaka lingvo kontribuas al la ekkono kaj kompreno de la sentoj kaj pensmaniero de la popoloj de Socialisma Ĉeĥoslovakio, pere de tio samtempe ni edukas al la interpopola interkompreniĝo, al la rekono de alipopolaj atingaĵoj kaj al internaciismo.”
Rumena lingvo — celo: “La instruado de Rumena lingvo donu informaĵojn pri Rumenio, pri la nuna situacio, socia sistemo kaj historia pasinteco de la Rumena popolo, pri la paraleloj de la Hungara- Rumena historio, pri la kulturo, pri la Hungaraj-Rumenaj rilatoj kaj same pri la Rumena nacio, vivanta en nia patrujo.”
23
— paĝo 14 de la PDF —
Tasko: “… per la instruado de Rumena lingvo oni formu la politikan profilon de la lernantaro, oni kontribuu al la formado de moralaj karaktertrajtoj, pozitivaj personaj kvalitoj kaj kondut-formoj, karakterizantaj la socialisman homon; oni eduku al la socialisma humanismo, al la kompreno de la graveco de kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj rilatoj inter la popoloj;
Fine — ni vidu la samon ĉe Esperanto!
Esperanto — celo: “La instruado de Esperanto … donu informaĵon pri la universala homa kulturo, pri la universala valoro de artaj kaj literaturaj verkoj de malgrandaj popoloj, pri la klopodoj de la progresivaj internaciaj movadoj kaj per tio ĝi kontribuu al la interhoma interkompreniĝo, al la paca kunlaborado de la popoloj kaj al la internacia amikeco.”
Tasko: “Por efektivigi ĉi celojn, la tasko de la instruado de la studobjekto estas: helpi la konceptan edukadon de la lernantaro, ilian politikan-socian orientiĝon kaj per tio ĝi kontribuu al la paca kunagado kaj al la edukado al internaciismo.
Plisube: “Oni konatigu la lernantojn pri la specifeco de Esperanto, nome, ke ĝi ĉesigas la privilegiojn de la naci-lingvanoj kaj konvinkas la lernantojn, ke inter la lingvoj kaj kulturoj, reprezentataj far ili, ne ekzistas kvalita hierarkio. Pere de tio ĝi servas la edukadon al la patriotismo, integrita en internaciismon.” Poste: “La socian-intelektan pliriĉigon de la lernantaro oni devas efektivigi ankaŭ pere de Esperantlingva materialo. Oni fruktuzu la specifecon de Esperanto, ke ĝia “kultura materialo” ne limiĝas je unusola kulturo, reprezentata far unusola lingvo, ĝia ‘landkona materialo” ne estas ligita al la lingvoteritorio de unu lando…”
24
Post la tralego de tiu ĉi skizo, vi kolektu viajn pensojn kaj dum la konferenco ni pridiskutu la sekvajn temojn:
1. Kiu el la fremdaj lingvoj, instruataj en diversaj lernejaj sistemoj estas plej taŭgaj por eduki niajn lernantoj al:
a. internaciismo;
b. interpopola interkompreniĝo kaj amikeco;
c. sendiskriminacia reciproka interpopola estimo; ĉ. paco?
2. Por tio estus tre bone, se ankaŭ vi alportus al la Konferenco la saman materialon el via lerneja sistemo, t.e. ĉe kiuj studobjektoj, ĉe kiuj fremdaj lingvoj rolas inter la celadoj kaj taskaro tiuj elementoj, kiuj edukas al la supraj [a-ĉ]?
3. Kiel vi povas klarigi la diferencojn inter la cel- kaj task-difinoj en tiu ĉi artikolo?
4. Kion ni faru por ke la oficialaj instancoj akceptu niajn argumentojn, koncernantajn la edukajn valorojn de Esperanto?
Ni esperu, ke niaj diskutoj estos fruktodonaj kaj havos valorajn, praktike uzeblajn konsekvencojn!
La redaktinto
Ĉu vi konas ĝin? Se ne, nepre ni konsilas al vi mendi kaj tralegi ĝin! Ken Keyer Jr., La centa simio (Ne estas kuracilo kontraŭ nuklea milito nur prevento). Trad. Joek Naber- Keller. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, Hago, 1984.
El la antaŭparolo: “Ci tiu libro estas dediĉita al dinosaŭroj, kiuj mute avertas nin, ke specio kiu ne povas adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj kondiĉoj, estingiĝos”.
Diskutmaterialo al la temo: “Lingvo-lernejo-paco”, dimanĉe la 13-an post-
tagmeze de la 14,30 ĝis la 16.00 h.
25
— paĝo 15 de la PDF —
FERENC, FRANZ AŬ FRANCOIS LISZT? (eble Francisko?)
Istvan LASZLO
Antaŭ 175 jaroj naskiĝis kaj antaŭ 100 jaroj mortis la mondfama pianartisto kaj komponisto FERENC LISZT. Lia naskiĝvilaĝo estis Doborjan (nun Raiding en Aŭstrio), apartenanta tiutempe al la Hungara departemento Ŝopron. La patro frue rekonis la esceptan talenton muzikan de la filo kaj kaptis ĉiun eblon por disvolvigi lin. LISZT jam en sia naŭa jaro pianludis antaŭ publiko en Ŝopron kaj en la ĉirkaŭaj urboj. En 1822 li prezentis sian talenton en Vieno, kie ankaŭ BEETHO- VEN ekatentis lin. Baldaŭ sekvis lia debuto en Londono. Intertempe mortis lia patro kaj la deksesjara LISZT mem devis zorgi pri sia patrino kaj pri si mem. En 1827 li translokiĝis en Parizon, kie baldaŭ li famiĝis.
Lia gepatra lingvo estis la Germana. Post kelkaj jaroj en Francio la rolon de la gepatra lingvo transprenis la Franca. La junulo tie, en la plej grava kultura centro de la deknaŭa jarcento, akiris Franclingve la plej gravajn legaĵ-travivaĵojn. Pluraj el liaj kritikistoj mencias Francion, kiel lian “simbolan patrion”.
Dume — ĉiu Hungaro konsideras LISZT kiel unu el la plej grandaj Hungaraj komponistoj. Ne nur pro lia “geografia patrio”. Printempe en 1838 LISZT en Venecio eksciis pri la terura inundo, kiu preskaŭ tute detruis la tiaman ĉefurbon de Hungario, la urbon Peŝt. Tiam li verkis artikolon en iu gazeto kaj jen kion li skribas: “Mi sentis eksterordinaran doloron kaj nerezisteblan neceson helpi al la mizeraj homoj (…) ho mia fora patrio, mia granda familio (…) mi honte klinas mian kapon, ke mi tiel longe forgesis vin (…)”
La unuan geston li faris en Vieno. Dek koncertojn li aranĝis por helpi la mizerulojn. La respondo ne longe malfruis. La entuziasmaj : Hungaroj de la Reformepoko ĝoje brakumis al sia brusto la “fidelan parencon”. Dum la solena renkonto, kie la eminentuloj de la ĉefurbo akceptis kaj festis la hejmenvizitintan muzikiston, LISZT pianprezentis
26
~a „—— q la a
—n
LI)
la “Rakoczi marŝon” en sia individua stilo, kiel fantazion. Per siaj aliaj prilaboraĵoj, kiel serio de “Hungaraj rapsodioj”, la simfonia poemo “Hungario” kaj la oratorio “Legendo de Sankta Elizabeto” li volis akcentite esprimi la apartenecon al sia Hungara patrio.
Plurfoje leviĝas la demando, ĉu LISZT vere estis Hungara komponisto tiusence, kiel FERENC ERKEL kaj la komponistoj de la dudeka jarcento? Kaj en tiu medito ne temas pri liaj sentimentoj, aŭ patriotaj emocioj, kiuj ligis lin al la Hungararo, eĉ ne pri tio, kiagrade li parolis la Hungaran lingvon. Multe pli la fonto de la LISZT-muziko donis okazon pri la diskutoj. La muzikon de la Hungaraj vilaĝoj, pro liaj vivmaniero, kariero kaj cirkonstancoj, li ne povis ekkoni, kvankam plurfoje li okupiĝis pri la penso definitive translokiĝi en Hungarion. Sed lia sorto drivis lin en plurajn direktojn kaj fine en Bayreuth, en la urbo de WAGNER li finis sian vivon.
Dum li travojaĝis la tutan Eŭropon kaj ekkonis ĉiam novajn spiritajn tendencojn, en siaj lastaj jaroj li ofte vojaĝis al Peŝt, por antaŭenigi la aferon de la fondota Muzikakademio. La duonon de tiuj jaroj li ĉiam pasigis en Peŝt kaj entuziasme instruis.
Dum sia Weimar-a periodo LISZT malofte koncertis kaj pli multe komponis. Sed liaj Weimar-aj komponaĵoj jam signife diferencas disde la antaŭaj: en ili jam malaperas la alloga brilo kaj demona tekniko de la pian-virtuozo. La Mortodanco kaj la Faust-Simfonio montras tiun deflankiĝon, kaj tiuj liaj komponaĵoj jam vere formas arkon al lia pliposta heredanto, BELA BARTOK.
Ĉu ĝuste ni, esperantistoj, diskutu pri tio: al kiu nacis li apartenis? Tio estus tute kontraŭa al nia pensmaniero. Ĉar por ni LISZT estas grava ĝuste tial, ke li apartenis ne al tri nacioj, sed al tuta Eŭropo, al la tuta mondo. Kiam ni memoras lin, ni memoras la “homon”, kiu per sia verkaro jam de pli ol tuta jarcento donacas al la homaro noblan, artan ĝuon. Ĝuste tial UNESKO proponas ĉi-jare memori lin.
Pli detale pri la sama temo dum la “arta vespero” — marde la 15an, inter la 20a kaj 21.30a horoj!
27
— paĝo 16 de la PDF —
LA KONFERENCEJO KAJ LA KONFERENCURBO
La Katolika Universitato dum la malnova reĝimo
La fondo en 1425 de la Universitato en Leuven’ okazis dank” al diversaj cirkonstancoj, i.a. la ekonomia ekfiniĝo de la Urbo Leuven sekve al la stagnado de ĝia drapindustrio, kaj samtempe la nepra volo de duko Johano IVa de Brabanto haltigi la foriron de multnombraj Brabantanoj kiuj preferis studi eksterlande.
Ĉar en tiu epoko neniu Universitato estis starigebla sen eklezia permeso, la duko Johano IVa direktis sin al Papo Marteno Va kiu, per buleo de la 9a de decembro 1425, permesis la fondon en Leuven de la unua Universitato en la tiamaj “malaltaj landoj ĉe la maro” t.e. la nunaj Belgio kaj Nederlando.
La nova Universitato konsistis el kvar fakultatoj: Juro, Medicino, Artoj kaj Teologio. Dum la XVa jarcento, la Lovena Universitato aktive partoprenis la tiamajn fluojn de ideoj. Tiel, la Fakultato de Teologio estis implikiĝinta en la reformo de la kalendaro. En la sekvonta jarcento, kreiĝis la fama “Kolegio de Tri Lingvoj”, kiu iĝis fokuso de beletra kritiko kaj filologiaj studoj; ĝi cetere estiĝis modelo por la fondo de la College de France (Kolegio de Francujo) en Parizo.
Tamen, en la dua duono de la XVIa jarcento, la Universitato forte sentis la rebaton de la religiaj militoj, kiuj traskuis la tutan landon. Ĝi iomete retrovis sian iaman brilon komence de la XVIIa jarcento, dank” al la disradiado de ĝia Jura Fakultato. Sed tiu ekkvietiĝo ne longe daŭris, kaj la Universitato denove estis traskuita de militoj.
En la XVIIIa jarcento, dum la Aŭstra centraliga reĝimo, la Universitato troviĝis sub la kuratoreco de registara komisaro kaj tiel perdis sian antaŭan sendependecon.
Ĝi fortege rezistis la perdon de tiu aŭtonomio kaj la reformojn, kiujn la Aŭstra Imperiestro volis altrudi. Tiu konflikto tamen abrupte
1. Nederlanda: Leuven; Franca: Louvain; Esperanta: Loveno. Louvain-la-Neuve: Loveno-la-Nova.
28
2. Ne eblas kompreni la nunon kaj projekti la futuron nekonante tiun historian trajektorion, kiun trapasis la ideo ekde la komencoj ĝis hodiaŭ.
La plej granda manko de la nuntempaj interlingvistikaj esploroj
estas, ke ili ne konsideras la ĝeneralan historian epistemologian fonon, tiun idean “infrastrukturon” en kiu naskiĝis, el kiu kreskis kaj kiu nutris ĉi ideojn. 2.1. Laŭ la plej ĝenerala opinio la unua periodo en interlingvistiko komenciĝas per RAJMONDO LULLO (1235-1315) kaj daŭras ĝis GOTT- FRIED WILHELM LEIBNIZ (1646-1716) ĉ. kvarcent jarojn inter (rondigite) 1300 kaj 1700. Tion oni konsideras la filozofia periodo en interlingvistiko (pluraj verkoj, ekz. J. CARRERAS Y ARTAU, P. ROSSI, eĉ portas en titolo tiujn ĉi nomojn: “de LULLO ĝis LEIBNIZ”).
Signi la komencon ĉe LULLO estas akcepteble — sed ne el tiu vidpunkto, kiel oni faras hodiaŭ. Sed ĉe LEIBNIZ ne finiĝas la filozofia periodo: estas pli ol evidente, ke ĝi daŭras minimume ĝis la fondo kaj funkciado de Sociĉtĉ Internationale de Linguistique (Parizo, 1856- 1860).
Tiun ĉi ĉ. sescent-jaran periodon oni povas nomi: la periodo de universalaj/filozofiaj-teoriaj lingvoprojektoj.
La dua periodo komenciĝas per la apero de Volapuko kaj daŭras ĝis hodiaŭ: la periodo de internaciaj (praktikaj) helplingvoj — fakte la lingvistika periodo en interlingvistiko.
2.2. Tiu ĉi kronologia divido grand-trajte kongruas kun la tipologia — tamen nur parte: la metamorfozo de ideoj ne ĉiam obeas la tempopason. Tio signifas, ke internaciaj lingvoprojektoj aperas en la unua periodo kaj inverse: filozofiaj projektoj aperadas ankaŭ en niaj tagoj. Temas nur pri tio, ke en la unua periodo regis la filozofia, en la dua la lingvistika (propradire: aplikata lingvistika) koncepto.
3. Antaŭ ol skizi la historian evoluvojon laŭ kronologia skalo unue estas difinendaj klare la du fundamentaj terminoj: la t.n. “apriora” kaj “aposteriora” modeltipo.
— paĝo 17 de la PDF —
3.1. Kiel evidentiĝas el la antaŭaj ĉapitroj, la primara celo de la “aprioristo” estas la realigo de perfekta simetrio inter la signo kaj signifo. La bazo de ilia pensado estis la hipoteza antaŭkondiĉita ideoprioritato logiko-semantika: la kategorioj de la homa ekkon-kapablo, speguligantaj la realaĵon. La signo havas nur realaĵ-markan funkcion.
En la antaŭa ĉapitro ni aludis al la ĉefa eraro de “apriorismo”, nome: la neglektado de fundamenta fakto, ke la eksterlingva semantika-logika bazo, sendependa de unuopaj konkretaj lingvoj, estas ekkonebla nur pere de lingva substanco: el la senfina trezorejo de la universo nur tio estas ekkonebla, kio estas lingve konceptebla kaj esprimebla. Kiel HJELMSLEV, L., prave rimarkas: “Lingve, kaj nur per lingvo ni povas labori super “la neesprimita” ĝis kiam ĝi esprimiĝos.”
Ankaŭ la “aprioristo” modeligas “homan lingvon”, sed — kvankam li ne “tradukas” unu aŭ plurajn lingvojn en la “novan/estontan lingvon” — ankaŭ li ekkonas kaj interpretas la realaĵon tra la prismo de certa(j) lingvo(j) (kp. $ 1.3.1).
3.2. Ni konsideru la modeligon tradukado. Tiam estas distingeblaj kvar tradukad-tipoj:
a. unulingva/monolingva (interna) tradukado -— restante inter la kadroj de unu sola/sama lingvo (ekz. parafrazo, transformado, sinonimio k.s.);
b. heterolingva tradukado – t.e. tradukado el unu etna lingvo en alian (ekz. el Angla en Francan);
c. tradukado el unu semiotika sistemo en alian;
ĉ. tradukado de la eksterlingva realaĵo en arte konstruitan lingvon.
La “aposteriora” sistemo apartenas al la c-tipa, la “apriora” sistemo al la ĉ-tipa “tradukado”.
apriora modelo
1 — 2 — 3 ~ 4 la Lj de » filozofia lingvo realaĵoj aposterioraj model-tipoj la universo de d etna minimuma realaĵoj roj INEN lingvo [p lingvo ekz. Angla ekz. Basic English la universo de du etnaj kompromisa realaĵoj o lingvoj lingvo-projekto 1 == 2 — 3 — 4 — mo la universo konceptado pluraj sam- zona lingvo, de realaĵoj familiaj et- ekz. naj lingvoj interlingva ekz. latinidaj (IALA)
— paĝo 18 de la PDF —
la universo konceptado pluraj eklektita de realaĵoj divers- lingvo, ekz. p», p» ROJ p» familiaj Volapŭk, lingvoj Esperanto la universo konceptado etna(j) arta lingvo, arta lingvo de realaĵoj (—= -»| lingvo(j) ekz. —»| lingvo Esperanto ekz. Ido
4. La “aposterioristo” akceptas protomodele la t.n. “naturan lingvon” (pri la termino “natura lingvo” pliposte!). Lia celo estas forigi la fonetikajn, grafikajn, leksiko-semantikajn, gramatikajn anomaliojn, neŭtraligi la naciajn-etnajn specifaĵojn de tiuj lingvoj, forigi tiujn karakterizilojn, kiuj malfaciligas la informaĵ-interŝanĝon inter homoj, parolantaj malsamajn lingvojn.
4.1. Jam KARTEZIO (R. Descartes, 1596-1650) — kiu cetere kritikis la lingvojn el filozofia vidpunkto — konsideris ke la plej grandaj konfuzigaj elementoj en la lingvoj estas la deklinaciaj, konjugaciaj kaj vortderivaj neregulaĵoj. ;
KOMENIO (J.A. Komenfgsky, 1592-1670) profunde okupiĝis pri la anomalia problemaro. Lia devizo: “malmultaj reguloj, neniu escepto” (“Regulas paucas, exceptionem nullas”) koncize formulas la modeligan bazprincipon, kiu sekvas el lia observo, ke en la etnaj lingvoj estas pli da anomalioj ol da reguloj (“Sit plus anomaliarum quam Regularum”). KOMENIO distingas tri tipojn de anomalioj:
a. semantikaj (“significationis”) b. vortderivaj (“formationis”) kaj c. strukturaj/sintaksaj (“structurae”).
Fakte, la anomalia teorio de KOMENIO estas iom pli eksplicite disvolvita kaj pluevoluigita teorio de la Stoikisma “analogia-anomalia diskuto” perata pliposte far VARONO (Marcus Terentius Varro, ĉ. 116
a. Kr. -27a. Kr.). (Daŭrigota)
8
solviĝis en 1795 pro la aneksado de la Aŭstriaj Malaltaj Landoj (la nuna Belgio) al la Franca Respubliko.
Ĉar ĝi malamikis la kontraŭreligiajn aranĝojn de la Franca Direktorio. la Universitato tutsimple fermiĝis en 1797.
La vojo al la nuntempa universitato
Forigita de la francaj revoluciuloj, la Lovena Universitato devis atendi la sendependecon de Belgio en 1830 por renaskiĝi en 1834 kiel la nuna Katolika Universitato de Loveno. Dum la tuta XIXa jarcento la renaskiĝinta Universitato laboregis al sia evoluo kaj disvolviĝo. Multnombraj Institutoj aŭ Sekcioj (Skoloj) fondiĝis por respondi al la scienca evoluo.
Tri esencaj okazaĵoj markis la historion de la Universitato en la daŭro de la XXa jarcento.
Unue, la milito 1914-1918, dum kiu la urbo estis disrabadita kaj la universitata biblioteko brulegigita. Pro tiu ruiniĝo, la universitataj aŭtoritatoj decidis fermi la Institutojn, kaj nur post la venko en 1918, la akademiaj aktivecoj rekomenis en urbo grandparte detruita.
La dua mondmilito iĝis denove malfeliĉega epoko por Loveno. Por la dua fojo en 25 jaroj, la biblioteko estis detruata kaj 885 000 volumoj perdiĝis.
Dum la tuta daŭro de la milito, la Universitato suferis la ĉikanaĵojn de la okupanto, sed ne povis fermi la pordojn. Kiel en 1914-1918, multnombraj membroj de la Universitato estis enkarcerigitaj aŭ perdis la vivon pro sia rezisto al la malamiko kaj sia dediĉo al la Alma Mater.
La tria okazaĵo estis la politika decido, — la 31a de marto 1968 — pro la evoluo en Belgio de unueca al federala ŝtatstrukturo, dividi la dulingvan unuecan Universitaton en du aŭtonomajn Universitatojn, nederlandlingvan kiu restis en la flandra urbo Leuven, kaj franclingvan, por kiu oni devis trovi novan sidejon.
Ĉi tiun sidejon oni trovis 30 km sud-oriente de Bruselo sur franclingva teritorio, kie konstruiĝis tute nova moderna universitata urbo, Louvain-la-Neuve. Tiel, iu ligo kun Leuven plu ekzistis. La Fakultato
29
— paĝo 19 de la PDF —
de medicino kaj la Universitata kliniko tamen konstruiĝis en Brusela antaŭurbo, Woluwĉ-Saint-Lambert kaj nomiĝas Louvain-en-Woluwe.
La urbo Louvain-la-Neuve
La fondo de Louvain-la-Neuve estis la unua fondo de tute nova urbo post tiu de Charleroi en 1666. La iniciatintoj forĵetis la ideon de izolita “campus” ekster urba zono. Ili preferis integri la universitaton en tute novan urbon, laŭ homa dimensio, en kiu la kvalito de la vivo estus prioritata zorgo.
Oni do decidis konstrui sur la disponigita, 900 hektarojn granda ebenaĵo novan urbon, en ronda vivzono de 350 hektaroj kun diametro de 2 km por maksimume 50 000 enloĝantoj. La restantaj 550 hektaroj dispartiĝas en “scienca parko” de 143 hektaroj kaj verdaj zonoj.
Por garantii la kvaliton de la vivo, Louvain-la-Neuve i.a. formovis la aŭtomobilojn el la urbocentro. Kelkaj grandaj trafikaksoj, iuj eĉ subteraj, permesas traveturi la urbon, kaj grandaj parkejoj haltigas la aŭtomobilojn ĉe la urbolimo. Subtera stacidomo en la centro de la urbo ricevas la trajnojn el Bruselo, post 30-minuta veturado.
Troviĝas en la urbo 3 universitataj kaj 15 privataj restoracioj, 20 trinkejoj kaj 102 aliaj komercoj kaj servoj, 3 kinejoj, 2 teatroj. Memkompreneble, kiel en ĉiuj urboj, funkcias preĝejo, administraciaj servoj, publikaj libraj kaj revuaj bibliotekoj, muzeo kaj diversgradaj lernejoj. En la najbareco de la urbo, granda sportcentro disponigas al la publiko 3 banejojn kaj sur 10 hektargranda tereno ĉiuspecajn aliajn sporteblecojn.
La nova Universite Catholique de Louvain (UCL)
La translokiĝo al Louvain-la-Neuve de la 17 000 gestudentoj kaj de ĉiuj servoj, realiĝis en 7 jaroj, de 1972 ĝis 1979. En 1984, la nombro de gestudentoj de UCL nombris 18 000, inter kiuj 3 346 eksterlandaj studentoj el 104 nacioj kaj 5 356 en Louvain-en-Woluwĉ, kie la universitata kliniko havas 900 litojn.
30
La nuna enloĝantaro de Louvain-la-Neuve estas proskimume 11 000, inter kiuj 8 300 gestudentoj. La aliaj studentoj loĝas ekster la urbo.
Instruado kaj esplorado fariĝas en dek fakultatoj, sub la gvidado de po unu dekano. Ĉi tiuj fakultatoj grupiĝas en tri sektoroj: Homaj sciencoj, Ekzaktaj sciencoj kaj Medicino. Scienca konsilanto asistas la ‘ Rektoron por ĉiu el la tri sektoroj.
La Fakultatoj estas dividitaj en Departementoj kiuj grupigas unuojn. Je ĉi tiu nivelo fariĝas la instruado kaj esplorado. Ekzistas 327 unuoj: 144 en la Homaj Sciencoj, 87 en la Ekzaktaj Sciencoj, 93 en la Medicina Sektoro, kaj tri eksterfakultataj unuoj.
La dungitaro estas multnombra kaj varia. 1000 membroj de la Akademia Korpuso instruas plentempe aŭ parttempe. 620 membroj de la scienca dungitaro enkadrigas la studentojn kaj proksimume 500 sciencaj esplorantoj laboras laŭ diversaj kontraktoj. Finfine, 1500 laboristoj, oficistoj kaj stabanoj funkciigas ĉiujn servojn de la Universitato, sub la ĝenerala gvidado de rektoro, nuntempe lia episkopa moŝto Massaux.
Ĝis nun, la Ŝtato kaj la Privata Sektoro investis pli ol 20 miljardojn da belgaj frankoj en Louvain-la-Neuve. UCL estas libera, katolika Universitato, ne ŝtata, sed la Ŝtato larĝe subvencias ĝin. laborado, zorgoj kaj penado, ankaŭ riĉenhava, kultura, socia kaj intelekta vivo. Estas do en tiu universitata medio ke okazos la 20a Internacia Konferenco de ILEI. La loko estas facile alirebla:
Trajne: el Bruselo-Ottignies-Louvain-la-Neuve (30′). Aviadile: De la Flughaveno Zaventem, trajne al Bruselo (20′) kaj de Bruselo, trajne al Louvain-la-Neuve (30′). Aŭtomobile: — veninte de Bruselo: aŭtoŝoseo nro 411 en la direkto de Namur. Unua elirejo post Wavre: Louvain-la-Neuve (blanka ŝildo) kaj sekvi la nacian vojon. — veninte de Lieĝo-Luksemburgo-Namur en la direkto de
31
— paĝo 20 de la PDF —
Bruselo: sekvi la aŭtoŝoseon nro 411; elirejo Corroy-le- Grand ĝis la nacia aŭtovojo Namur-Bruselo. Turni dekstren kaj veturi ĝis Louvain-la-Neuve.
— veninte de Parizo: aŭtoŝoseo nro E19 ĝis Bruselo. Sekvi la ŝoseon ĉirkaŭ Bruselo kaj sekvi la direkton Namur. (Vidu unuan vojon supre.)
— veninte el Nederlando: veturi al Antwerpen. De Antwerpen aŭtoŝoseo nro E19 al Mechelen, Bruselo, Namur. (Vidu la unuan vojon supre.)
En Louvain-la-Neuve, ŝildoj indikas la sekvendan vojon.
LA DONACO DE LOVENO (Pri la Prahungara Maria-Plendo, trovita en Loveno)
Lirikaj kantoj kaj poemoj naskiĝis kune kun la Hungara popolo, sed dum longaj jarcentoj ili ne estis fiksitaj, garditaj per skribo. La unua konata hungarlingva poemo, la Prahungara Maria-Plendo, naskiĝinta ĉirkaŭ la jarcentoturno 1200-1300, konserviĝis dank” al la potenco de la literoj sur unu de la membranfajnaj paĝoj (numerita 134b) de la Lovena Kodekso, titolita “Sermones” (Preĝoj), kaj verkita komence de la XIV-a jarcento — nature, en Latina lingvo, per zorgeme kaligrafiitaj, “perloformaj” literoj. La Plendo, en kiu la Madono lamentas pro la morto de sia filo, estas libera traduko aŭ prefere reverko de siatempa Latinlingva poemo. Ĝi konservis la unuan, en skribo fiksitan Hungaran aliteracion, krom aliaj lirikaj kaj formaj valoroj.
Pli ol nekutima estis la sorto de la Lovena Kodekso, kaŝanta ĉi tiun netakseblan valoran, memoraĵon de la Hungara lingvo. En 1910 ĝi troviĝis en Italio, en la urbo Toscana, kie aĉetis ĝin JACQUES ROSEN- THAL, komercisto de antikvaj libroj el Munkeno, ĉefurbo de Bavario. Dum dek du jaroj la Kodekso ne estis vendita, kaj neniu sciis, ke en ĝi
32
kaŝiĝis Hungara poemo. Ĝin malkovris nur post la I-a mondmilito la direktoro de la manuskriptejo de la Bavara Ŝtata Biblioteko, GEORGO LEIDINGER, kiam li faris inventaron. Nome, la Kodekso jam troviĝis en ĉi tiu biblioteko, kaj kune kun aliaj valoraĵoj ĝi devis esti transdonata kiel milita rekompenco al la mondfama universitata biblioteko de Loveno.
Dum la mondmilito la Germanoj detruis la bibliotekon kaj tial, laŭ la packontrakto, ili devis kompensi la Belgojn per samvaloraj kodeksoj kaj manuskriptoj. La menciita direktoro informis pri sia malkovro la privatan universitatan profesoron F. BABINGER, kiu konis ankaŭ la Hungaran lingvon kaj opiniis, ke la “nekomprenebla poemo” estas pra-Hungarlingva. La ĉefbibliotekisto de la Budapeŝta Nacia Muzeo veturis al Germanio por studadi kaj aŭtentigi la tekston, sed bedaŭrinde, la tiamaj aŭtoritatoj faris neniajn paŝojn por akiri la kodekson por la Hungara ŝtato kaj popolo.
Kaj sekvis la II-a mondmilito, dum kiu la Hitleraj trupoj denove detruis la bibliotekon en Loveno. Kiam proksimiĝis la fronto, la estroj kaj kunlaborantoj de la biblioteko kaŝis en ŝtalŝranko la plej grandajn valoraĵojn. Kaj jen la mirfaklo! En la konstruaĵo preskaŭ ĉio forbrulis, la meblaro, la libroj, la manuskriptoj — sed la ŝtalŝranko, kiu kaŝis ankaŭ la kodekson “Sermones”, restis sendifekta.
GEZA BARCZI, la eminenta Hungara lingvosciencisto (ankaŭ entuziasma esperantisto) rakontis tion, ĉar la aŭtoritatoj de la nova, demokratia Hungario sendis lin al Belgio por eslplori la sorton de la Plendo. Tio okazis en 1947. Tiam Hungario denove estus povinta aĉeti la Kodekson sed, kiel GEZA BARCZI skribis: “… ĉi tiu eblo vaniĝis pro mallertaĵoj de la Hungaroj.”
La Prahungara Maria-Plendo devis atendi ankoraŭ pli ol tridek jaroj en la biblioteko de Loveno ĝis la jaro 1982, kiam Hungario akiris ĝin interŝanĝe de mezepoka Flandra kodekso, dank’ al la fervora klopodado de pluraj sciencistoj, lingvistoj, bibliotekistoj, politikistoj, diplomatoj. La sorto de la unua Hungarlingva poemo, konservita por la
33
— paĝo 21 de la PDF —
postepoko, ne estis indiferenta por la eminentuloj, gvidantoj de la kultura vivo de ĉi tiu lando, kies lingvo estas izolita en la mezo de Eŭropo, kio eĉ pli motivas la aprecon de la valoraĵoj, naskiĝintaj pratempe en ĉi tiu lingvo.
La hejmenveno de la Prahungara Maria-plendo estis vera, neoficiala nacia festo. La Hungaroj konsciiĝis, ke pleniĝis granda vakuo en la nacilingva kulturo. Ĉar temis pri “hejmenveno”, kaj ne “hejmenreveno”: la unua, skribita Hungara poemo ankoraŭ neniam estis en Hungario, en sia vera patrio. Ĝi naskiĝis en eksterlando, en Italio kaj — kontraŭ sia “volo” — dum jarcentoj ĝi kaŝiĝis en eksterlando. Nun, post pli ol ses jarcentoj, ĝiaj aventuroj finiĝis.
Pere de la Kodekso — la nomo de Loveno restos ĉiam alte aprecjata, estimata kaj por ĉiam memorinda por ĉiu Hungaro. La interŝanĝo de neesprimeblaj kulturaj valoraĵoj inter du malgrandaj popoloj estas brila modelo de internacia kultura kunlaborado.
VHZS
SUPERRIGARDO DE LA INSTRUSISTEMO EN BELGIO
Marc DEMONTY (instruisto pri ĝermanidaj lingvoj en mezgrada lernejo)
Antaŭ ol (re)viziti Belgion kaj partopreni fakan konferencon pri instruado tie, ŝajnas interese havi superrigardon pri la instrusistemo en la gastigota lando. Pro ĝia komplikeco kaj pro konfliktoj okazantaj ĝuste nun pri ĝia evoluo, certe ne eblos en simpla artikolo doni ĉiujn aspektojn de tiu sistemo. Mia modesta celo estos do nur prilumi kelkajn specifajn trajtojn, laŭeble plej objektive.
34
1. Leĝa aspekto
Ekde 1983 ĉiuj infanoj loĝantaj en Belgio devige iras al iu lernejo ekde la sesa jaro proksimume ĝis la dekoka. Dum la tri lastaj jaroj ekzistas miksitaj solvoj, ekzemple metilernado kun praktiko kaj instruado.
2. Retoj
La t.n. oficiala instruado estas organizata de la Ŝtato, la Provincoj kaj la Komunumoj. La t.n. libera instruado estas organizata de privataj personoj aŭ asocioj, ĝi estas ĉefe (sed ne nur) katolika. La provincaj kaj komunumaj lernejoj, same kiel la liberaj ricevas ŝtatajn subvenciojn kaj donas laŭleĝajn diplomojn. Laŭ la reto la terminologio varias: en la t.n. oficiala reto la lernejoj estas ĝenerale nomitaj ateneo, liceo, instituto aŭ lernejo; en la t.n. libera reto oni parolas pri kolegio, instituto aŭ lernejo.
3. Lingvoj
Laŭ la regiono, la baza lingvo por la instruado povas esti la Nederlanda (en ĉiuj unulingvaj Flandraj provincoj, en Nederlandlingva parto de Brabanto, en Bruselo kaj kelkaj komunumoj kun speciala statuso), la Franca (en ĉiuj unulingvaj Valonaj provincoj, en la franclingva parto de Brabanto — kie fakte troviĝas Louvain-la-Neuve — en Bruselo kaj same en kelkaj komunumoj), kaj la germana (en kelkaj komunumoj apud la germana landlimo).
Kiel unuan fremdlingvon, oni povas elekti en Flandrio kaj Valonio inter la Angla kaj la dua nacia lingvo (respektive la Franca aŭ la Nederlanda). En Bruselo tamen, la lernado de la dua nacia lingvo restas deviga en la mezgradaj lernejoj dum minimume du horoj semajne.
Krome eblas studi la Germanan, la Hispanan kaj la Italan, depende de la elektebleco en la lernejo. La studado de la Latina kaj Malnovgreka fariĝis pli malofta. Menciinda estas la pozicio de Esperanto, oficiale instruebla kiel libera fako en la unua ciklo de la mezlernejo,
35
— paĝo 22 de la PDF —
kondiĉe ke estu sufiĉe da lernemuloj (ĝis nun ok). Tia instruado okazas i.a. en Kolegio “Notre-Dame de la Paix” apud Namuro.
4. Niveloj
Ĝenerale ekzistas kvar niveloj por la normalaj tagkursoj:
— antaŭlerneja aŭ etula lernejo dum tri jaroj (infanoj inter 2 /5-3 kaj 6 jaroj)
— elementa dum 6 jaroj (6- ĝis 12-jaraj infanoj)
— mezgrada dum 6 jaroj (12- ĝis 18-jaraj infanoj)
— supera dum 2 ĝis 7 studjaroj.
La niveloj dividiĝas en 3 cikloj de 2 jaroj en la elementa, 3 de 2 aŭ 2 de
3 en la mezgrada laŭ la tipo (vidu punkton 5).
En la supera neuniversitata nivelo ekzistas mallonga tipo (2 aŭ 3 jaroj, ekzemple por flegado), kaj longa de minimume dufoje du jaroj. En la Universitatoj oni distingas 2 aŭ 3 kandidatajn jarojn, kaj poste duan ciklon de 2 ĝis 4 jaroj por licenco aŭ doktoriĝo.
5. Du tipoj kaj kvar formoj…
En la mezgrada instruado, ekzistas t.n. renovigita instruado (ankaŭ nomita unua tipo), aplikebla diversmaniere. La ĉefa trajto estas ke nur kelkaj fakoj estas devigaj, dum eblas kombini multajn elekteblecojn. Krome la kontrolo estas malpli bazita sur ekzamenoj kaj poentoj, oni provas pli atente taksi la evoluon kaj la kapablon, kaj malpli la konojn.
En la “tradicia” instruado (dua tipo), la “menuo” estas antaŭfiksita kaj ne ŝanĝebla laŭ la elektita sekcio (Latingreka, moderna ekonomia, ktp.) La kombinado de diversaj fakoj kaj kvanto da horoj estas do malpli libera. Oni distingas 4 formojn de instruado: ĝenerala, teknika, arta kaj profesia. Tamen la unua klaso de la mezgrada lernejo estas komuna por ĉiuj en la unua tipo, la dua restas komuna por la tri unuaj formoj, por eviti tro rapidan elekton de la lernantoj.
36
6. Paralela kaj aldona instruado
— Socia promocio: tiuj kursoj estas organizataj ĝenerale vespere aŭ semajnfine je mezgrada aŭ supera nivelo. Dank” al sistemo de horkredito eblas je certaj kondiĉoj studi dum la laborhoroj sen salajroperdo.
— Privataj lernejoj estas kiel ĉie pli kostaj kaj ne disdonas oficialajn diplomojn.
– Eblas akiri certajn diplomojn per ekzamenado far ŝtataj ekzamenkomisionoj sen sekvi kursojn. Estas pli malfacila vojo, konsilebla nur al tiuj kiuj volas regajni perditan tempon aŭ rapidigi la studadon.
— Krome la ŝtato organizas perkorespondajn kursojn. Planoj disvolviĝas por enprogrami Esperanton.
— Profesia lernado en la entreprenoj okazas surbaze de metilernadaj kontraktoj.
— Aldoneblas ankoraŭ speciala formado en diversaj fakoj: juĝistaro, polico…
— Internulejoj pro la relative malgrandaj distancoj en la lando ne ludas ampleksan rolon.
— En Belgio funkcias tri eŭropaj lernejoj (du en Bruselo, unu en Mol), komence celitaj por la infanoj de eŭropaj funkciuloj. En tiaj lernejoj la programo pri lingvolernado estas speciale akcentita.
— Fine ekzistas kelkaj eksterlandaj lernejoj: franca, internacia, brita, germana.
Konklude videblas, ke la instrusistemo en Belgio estas varia kaj komplika. Ĝi estas ankaŭ nun unu el la ĉefaj eroj de la politika debato, i.a. pro la volo esprimita de la registaro ŝpari laŭeble plej multe en tiu sektoro.
Fonto de informoj: “Rĉussir sa scolarit€” de Bonnet, Gayina, Lause, Vroye; eldonejo De Boeck.
37
— paĝo 23 de la PDF —
SUGESTOJ DE LA VICPREZIDANTO
Post du kvaronjaroj de tre intensa, ekstere apenaŭ videbla interna laboro, la nova estraro de ILEI deziras fari tre konkretan bilancon de la nuna situacio de la asocio, kaj de la ĝenerala stato de la Esperantoinstruado en la mondo.
Pro tio, la 20a Konferenco estu konsciigo pri niaj fortoj, niaj rimedoj, niaj celoj, niaj venkoj kaj malvenkoj.
Ĝi instigu nin al nova dinamika, aktualigita alpaŝo de niaj problemoj. Ĝi reagu kontraŭ ĉiuj formoj de senkuraĝeco kaj rezignacio. Ĝi enblovu en nian membraron novan realisman batalemon kaj inspiron, novajn ideojn kaj precipe novan entreprenemon.
Estas en tiu mensostato, ke la estraro invitas ĉiujn Esperanto-instruistojn aŭ instruantojn multnombre partopreni la Konferencon kaj aktive kunlabori al la realigo de niaj celoj.
La programo prezentos plurajn aspektojn de ILEI-aktivecoj.
1. Fakajn, pedagogiajn:
organizo de kursoj kaj ekzamenoj, trejnado de instruistoj kaj instruantoj, metodologio kaj didaktiko, disponeblaj lerniloj, ktp.
2. Organizajn:
rekonsidero de nia nuna strukturo surbaze de sekciestroj, precizigo kaj disdivido de ĉies taskoj, ILEI-konferencoj (dato, loko, enhavo…), rilatoj kun UEA kaj aliaj organizaĵoj, Internacia Pedagogia Revuo, analizo de la membraro, financaj problemoj, inventarigo de la Esperanto-instruado en la mondo, la Jubilea Jaro, ktp.
3. Strategiajn:
disvastigo de Esperanto en ĉiujn pedagogiajn mediojn, pritrakto de ekzistanta ellaborita informprogramo, rilatoj kun aŭtoritatuloj, difino de celoj kaj celeroj, ekzistanta informilaro ktp.
Kroma temo de diskuto:
Lingvo, Lernejo kaj Paco, okaze de la Internacia Jaro de la Paco.
38
Kiel ni pasigos la vesperojn?
Sabate : neformala interkona vespero
Dimanĉe : Belgio sin prezentas (varia programo)
Lunde : vespervizito al la belega centro de Bruselo
Marde : La muziko de Liszt (1811-1886)
Merkrede : ekskurstago
Ĵaŭde : libera aŭ vespervizito al Leuven
Vendrede : distra, adiaŭa, kabareta vespero. Nekonataj telentoj sin anoncu!
Alvoko: ideoj, sugestoj, proponoj pri diskutindaj programeroj estas nepre bonvenaj ĉe la prezidanto aŭ la vicprezidanto.
LA DETALA PROGRAMO DE LA XXa
SABATE 12a Alveno kaj instalado 16.00-18.00 estrarkunsido 18.30-19.15 vespermanĝo 20.00-21.00 interkona vespero
DIMANĈE 13a 9-00- 9.30 matenmanĝo 10.00-12.00 solenainaŭguro 13.00-14.00 tagmanĝo 14.30-16.00 Lingvo-lernejo-paco (Szerdahelyi) diskuttemo 18.30-19.15 vespermanĝo 20.00-21.30 Belgio sin prezentas (varia programo)
LUNDE 14a 9.00- 9.30 matenmanĝo 9.45-12.30 eventuale kursoj
ĝenerala diskuto pri internaj organizaj problemoj de ILEI, surbaze de labordokumentoj (Symoens)
13.00-14.00 tagmanĝo
14.30-16.00 ĝenerala lingvo- kaj lernejpolitikaj tendencoj (Szerdahelyi); enkonduka artikolo en IPR/2.
16.30-18.00 O. Hoekstra prezentas la novan metodon “Esplorkreiva Vojo” de d-ro Knibbelerel Nijmegen (NL)
18.30-19.45 Vespermanĝo
20.00-22.00 vespervizito al la centro de Bruselo
MARDE 15a 9.00- 9.,30 matenmanĝo 9.45-12.30 ĝenerala diskuto… (vidu lunde) 13.00-14.00 tagmanĝo
39
— paĝo 24 de la PDF —
14.30-16.00 pedagogia kaj metodika preparado de Esperantokursgvidantoj, internacia ekzameno kaj diplomo, ktp. (Childs-Mee kaj Szanser)
16.30-18.00 daŭrigo
18.30-19.45 vespermanĝo
20.00-21.30 (Omaĝo al Franz Liszt
MERKREDE 16a Tuttaga ekskurso al Gembloux (mondfama Agronomia Universitato) Namur kaj Dinant, aŭ libera tago ĴAŬDE 17a 9.00- 9.30 matenmanĝo 9.45-12.30 ĝenerala diskuto pri laborplano, strategio, taktikaj problemoj, surbaze de labordokumento (Symoens) 13.00-14.00 tagmanĝo 14.30-16.00 Enkodigo de Esperanto kompare al aliaj lingvoj (Van Damme) 16.30-18.00 decidota 18.30-19.15 vespermanĝo 20.00-22.00 libera vespero aŭ vespervizito al la Flandra Universitata urbo Loveno
VENDREDE18a = 9-00- 9.30 matenmanĝo 9.45-12.30 komitatkunsido (estraro = sekciestroj – estroj de la-
borkomisionoj) (Szerdahelyi)
13.00-14.00 Tagmanĝo
14.30-16.00 ILEIkaj UEA: rilatoj, Tago de la Lernejo, ILEI- kunsido
16.00-18.00 libera butikumado aŭ rezervita al neantaŭvideblaj aktivecoj, diskutoj ktp.
18.30-19.15 vespermanĝo
20.00-21.30 Jan Bovendeerd prezentas distran, adiaŭan, kabaretan vesperon.
SABATE 15a 9.00- 9.30 matenmanĝo 9.45-12.00 Asembleo: konkludoj, decidoj, rezolucio, fermo 13.00-14.00 lasta komuna tagmanĝo
Rimarkoj:
1. La programo prezentas kelkajn esencajn erojn kaj lasas lokon por lastmomentaj aranĝoj. Ni deziras ne troŝarĝi la programon por ebligi fundajn komunajn kaj liberajn sed necesajn ekster-kunsidajn diskutojn.
2. Ni firme atendas ke el la diskutoj iĝu konkretaj kaj aplikeblaj decidoj por plibonigi la funkciadon de ILEI kaj atingi kelkajn konkretajn celojn dum la venontaj jaroj.
3. Por plifaciligi kaj orientigi la diskutojn, ni preparis plurajn labordokumentojn, kiuj ne implicas la aprobon de la prezentitaj ideoj, sed alcelas nur stimulon de propra pensado kaj prezento de personaj proponoj.
4. Post la Konferenco, la membroj klare devas scii kion ILEI atendas de ili, kiuj estas la grandaj atingeblaj celoj kaj celeroj, kiuj estas la disponeblaj hom- kaj monrimedoj, kiuj estas la taskoj de ĉiuj. Ĉi-foje, iom pli da praktikaj kaj konkretaj DECIDOJ, iom malpli da teorio.
Ni ne povas elrevigi tiujn sekciojn, kiuj post multjara forlaso, realiĝis al ILEI kaj nun aten-
das ekagadon kaj efektivigojn, nek tiujn kiuj restis fidelaj, sed ankaŭ esperas kompletan
renoviĝon.
40
Aktualaĵoj – Okazintaĵoj – Diversaĵoj – Informaĵoj – Sciindaĵoj
€ Prelegvojaĝo de la prezidanto de ILEI (28/03 — 7/04, 1986)
1. Gresillon
3. Zagreb
2. Ljubljana v
Gresillon, inter la 29a de marto kaj 2a de aprilo:
“Metodika seminario” de UFE (Union Francaise pour I’Espĉranto). Iniciatinto kaj organizinto: RENEE TRIOLLE – la prezidantino de UFE. Ideala medio: ĉio: loĝejo, manĝejo, prelegejo, konversaciejo — samloke. Eksterordinare grava ebleco por transformi dum kelkaj horoj la heterogenan anaron je amika kolegaro — antaŭkondiĉo de bonetosa, sukcesa kunlaboro.
Programo: 8.30 matenmanĝo, 9-10.15 kaj 10.30-12 prelegoj; 12.30 tagmanĝo; 14-17 seminario; ĝis 19.30 libertempo (promenado, ekskurso…), 19.30 vespermanĝo, 21 — kultura programo.
La 29-an sabate vespere — interkonatiĝo. Dimanĉe — prelego de EMMANUEL COMPANYS (Universitato Paris VIII-Vincennes-Saint Denis): “La ĝenerala metodiko de la fremda-lingva instruado”. Interesa kaj tre originala paralelo inter la lingvistikaj kaj lingvodidaktikaj
41
4. Budapest
Oo
”
— paĝo 25 de la PDF —
“Kelkaj atentaj ĉeestantoj en la Gresiljona seminario.”
konceptoj; didaktika komparologio: interfero, transferoj. Specifaj problemoj de Francoj en la lernado de fremdaj lingvoj.
Lunde, la 31-an de marto: ISTVAN SZERDAHELYI (Universitato ELTE, Budapest): “Apliko de ĝeneralaj metodikaj konceptoj al la instruado de Esperanto”. Celo kaj motivo; segmentado de lingva materialo; faktoroj difinantaj la metodon; la kvar bazaj kapabloj: rimedkaj cel-karakteraj; instrumetodaj procedoj kaj artifikoj; ekzercotipoj, eksterklasa aktiveco: aplikado kaj praktiko.
Marde: instrupraktika seminario, gvidata de RENEE TRIOLLE. La problemo de Esperanto-instruistoj kaj instruantoj en la instruado de la Internacia Lingvo. Eksterordinare altnivela kaj vigla diskuto: la instruistoj montris siajn metodojn, pridemonstrilojn, modernan instruteknikon. Dum la diskuto unu post alia aperis la problemoj de la Francoj en
42
la instruado kaj lernado de Esperanto. La diskuto kirlis ĉirkaŭ pedagogiaj, metodikaj, soci- kaj psiko-lingvistikaj problemoj. Dank” al la vere profesia diskutgvidado de ĝisosta praktika lingvo-pedagogo, la problemoj klariĝis kaj per sperto-interŝanĝo multaj solviĝis.
Dum la posttagmezaj seminarioj la antaŭtagmezan materialon oni prilaboris kaj transmetis la teorion en la praktikon. La vesperaj kulturprogramoj — krom la malstreĉigo — kontribuis ankaŭ al la parolevoluigo. Tre interesan, aktualan kaj modernan metodon informi pri Esperanto la vastan publikan (neesperantistan) prezentis CLAUDE NOURMONT, la prezidantino de la pedagoga sekcio (GEE) — kiu bonvole akceptis provizore la Sekciestrecon de ILEI en Francio. Neforgeseblan literaturan travivaĵon ĝuis la publiko dum la prezentado de ROGER BERNARD.
Merkrede okazis la konkludoj — kiujn mi jam ne ĉeestis, ĉar matene mi forlasis Grĉsillon-on. Mi devas do fari mian privatan konkludon: la Grĉsillon-a Pedagogia Seminario estas ekzemplo kaj modelo kion devas fari kaj kiel devas labori landa asocio konkorde kun la pedagogia sekcio por altigi la nivelon de Esperanto-instruantoj kaj pere de tio, altigi la nivelon de la instruado mem. Tutcerte tiu dudeko da instruantoj alimaniere instruos la Internacian Lingvon post tiu Seminario ol antaŭe. Mi estas certa, ke ili tre volonte partoprenus ankaŭ la daŭrigon de tiu ĉi seminario!
Ljubljana, inter la 3a kaj 5a de aprilo:
Pedagoga, postdiploma, pliperfektiga kurso en la Universitato E. Kardelj. Iniciatinto kaj organizanto PETER ZLATNAR, helpantoj JANEZ ZADRAVEC kaj JANEZ JUG. Pli ol dudek pedagogoj el tri Jugoslaviaj respublikoj studas jam la duan jaron Esperanto-gramatikon, literaturon, historion kaj metodikon en la Pedagogia Akademio de la supre nomita Universitato. La unuan jaron ĉiuj finis jam per sukcesa ekzemeno (gramatiko kaj literaturo). Ĉi renkontiĝo estis” la antaŭlasta en tiu ĉi jaro (la lasta okazos en majo). La lasta ekzameno
43
— paĝo 26 de la PDF —
okazos aŭtune (en septembro aŭ oktobro) dume ĉiu kandidato devas verki diplom-laboraĵon. La programo de la kurso estas iom reduktita programo de la koresponda sekcio de la fako Esperanto en la Universitato ELTE/Budapeŝto kaj kongruas kun la postuloj de la Internacia Pedagoga Ekzameno de ILEI. La programo de la renkontiĝo:
Vendrede, la 4an de aprilo: la kursanoj partoprenis modelan instruhoron en la lernejo dr. Vito Kraigher. Instruis kolegino ANDJELKA SUĈIĉ. Post la instruhoro en la instruista ĉambro de la lernejo la gekursanoj analizis kaj kritikis la instruhoron.
Posttagmeza programo:
– 14.330- 16 : Metodologio — I. SZERDAHELYI
– 16.15 – 17.15: Historio de Esperanto-Movado — 1. SZERDAHELYI
— 17.30 – 18.30: Seminario pri la prelegoj — SONJA TAVĈAR Sabate:
– 8: – 9.30: Historio;
– 10. – 11.30: Metodologio — ambaŭ SZERDAHELYI
— 11.45 – 13.15: Seminario — S. TAVĈAR.
Tuj post la tagmanĝo mi veturis al Zagrebo, kie mi partoprenis la trian aranĝaĵon dum mia rondveturado.
Kvankam kaj en Grĉsillon kaj en Ljubljana okazis pedagogiaj kursoj perfektigaj, ili esence diferencas: la Franca estis pure movada, dume la Slovena okazis en la kadroj de Universitato kun duonoficiala karaktero. La franca estis nur tritaga Seminario — la Slovena estas dujara kurso. Sed la celo de ambaŭ estis la sama: perfektigo de instruistoj ĉe la Francoj plie por la plenkreskulaj kursoj, ĉe la Slovenoj — por la lernejoj. La Slovena movado estas forte lernejo-centra.
Zagrebo, inter la 5a kaj 7a de aprilo: Internacia Scienca Simpozio — ĉi-foje la epiteto “scienca” komprenenda en sia plena senco. Kadrotemo: “La rolo de Esperanto en la porpaca agado de la mondo” — kontribuo al la Internacia Jaro de la
44
Paco. La divido de la kadrotemo (subtemaro): A. Esperanto kaj ĝiaj rilatoj al mondaj organizaĵoj; B. Eduka valoro de Interna Ideo:
1. Esperantistoj en militaj cirkonstancoj;
2. Esperanto-movado kiel edukejo por plia demokratiigo en inter-
naciaj kontaktoj.
Aranĝanta institucio: Kroatia Esperanto-Ligo kunlabore kun la Internacia Kultura Servo — afergvidanto kaj simpozi-estro: ZI.ATKO TIŜLJAR.
Oni malofte troviĝas en medio, kie la lingva nivelo de ĉeestantaro senescepte estas tiel alta, kiel ĉi-foje estis en Zagrebo. Tiu alta lingva nivelo ebligis vere profunde-sciencajn prelegojn kaj diskutojn. La strikte disciplinita program-gvidado ebligis la senrestan realigon de la antaŭfiksita tagordo. La prelegantaro kaj partoprenantaro estis internacia: krom la Jugoslavianoj ĉeestis gastoj el Aŭstrio, Bulgario, FR Germanio, Hungario, Italio, Svislando.
La programo:
Sabate, la 5-an: prelegoj de FLORA SZABO-FELSO, CLAUDE PIRON, JOZO MAREVIĈ, ZLATOJE MARTINOV, JOVAN ZARKOVIĈ kaj PETER ZLATNAR;
Posttagmeze: TIBOR SEKELJ, JOSIP VRANĈIĈ, VESNA STANIĈIĈ- BURCHARDS, VIOLIN OLJANOV.
Dimanĉe, la 6-an: HANS-MICHAEL MAITZEN, ISTVAN SZERDAHE- LYI, ANTUN SIMUNIĈ kaj DJORDJE DRAGOJLOVIĈ;
Posttagmmeze: OTON PANCER, NIKOLA RAŜIC kaj ARIELA COLOMBIN — poste: findiskutoj, konkludoj.
Lunde, la 7-an: Akcepto ĉe la Ligo por Paco de Kroatio.
La Zagreba aktiveco – se oni ĝin volas koncize karakterizi — baziĝas sur science prilaborita sociologia fundamento — estu ĝi instru-eduka (kp. “Zagreba metodo”), estu ĝi pupteatra aŭ renkontiĝo de denaskaj esperantistaj infanoj, estu ĝi socipolitika, kiel la nuna simpozio.
La Zagrebanoj ĝuste rimarkis, ke la pri- kaj por-Esperanta agado ne eblas en ia socia vakuo, socia ekster-teritorieco. Bonŝance ili havas
45
— paĝo 27 de la PDF —
talentajn junajn fortojn, kiuj kapablas science esplori la soci-politikajn aspektojn de Esperanto kaj enkadri ĉiujn siajn aktivecojn en tiujn kadrojn. Eble ili trovos iom pli da loko en sia estonta aktiveco ankaŭ por la pli intensa lerneja politiko.
(Cetere la materialo de la Simpozio aperos kaj Esperante, kaj Kroate.)
Resumante la spertojn de la triopo:
ĉu ekzistas iu komuna denominatoro? Mi konstatis la jenajn:
a. konscia klopodo al profesieco kaj fakeco;
b. forta deziro altigi la lingvan kaj fakan nivelon ĝenerale kaj precipe tiun de la Esperanto-instruantoj; serĉi la movadajn kaj instituciajn eblojn por ties efektivigo;
c. la ĝusta formulado de la esperantismo, kiel socia fenomeno; serĉado de nunaj kaj estontaj sociaj funkcioj de la Internacia Lingvo; la anstataŭado de sloganoj por raciaj argumentoj, la propagandon per objektiva informado – fine:
ĉ. ne eblas ne rimarki, ke malantaŭ ĉiuj ĉi iniciatoj troviĝas unuopuloj, kiuj havas eksterordinaran altir-forton, organizan kapablon, neelĉerpeblan paciencon kaj entuziasmon por efektivigi tiun celon, kiun ili mem difinis kaj kiun ili sukcesis akceptigi en sia rondo. Tiu fenomeno iĝas ĉiam pli-kaj-pli ĝenerala. Estus eraro perforte klopodi al iaspeca uniformigo – ĉar tio tutcerte fiaskus. Nur la plurismo estas akceptebla, la akcepto kaj estimo de tiuj diverstipaj, tamen konverĝaj, iniciatoj. La piramideca strukturo en volontula movado ne funkcias. Nur inteligenta kaj sobraf kunordigado de tiuj diverstipaj aktivecoj estas celkonforma, kunordigado, kiu kondukas la disipitajn metiejojn al libervola kunlaborado. Ĝuste tial ILEI neniam konsideras sin ia “gvida” organizaĵo. Tre modeste sed konscie ĝi proponas siajn servojn por kunordigi tiujn aktivecojn, kiuj apartenas al ĝia kompetento.
SZ-I
46
A Kursoj de Internacia Feria Altlernejo de Kultura Centro Esperantista, La Chaux-de-Fonds (Svislando)
30a junio – 5a julio: GERARD COOL, Participaj sufiksoj en Esperanto; 7a – 12a julio: AUDREY CHILDS-MEE, Cseh-seminario grado A (enkonduka). Kunlaboranto: STEFANO KELLER. Organizanto: MILA VAN DER HORST-KOLINSKA flanke de IEI;
21a -26a julio: ISTVAN SZERDAHELYI, Kiel Esperanto kaj ties movado kaj literaturo evoluis dum sia unua jarcento;
28a julio – 2a aŭgusto: GIORGIO SILFER, Kalevala, la grandioza epopeo norda; paralele: GEORGES LAGRANGE, Lertiĝo en la tradukarto el la Franca; DIRK WILKOMMEN, Lertiĝo en la tradukarto el la Germana;
lla – 16a aŭgusto: daŭrigo de la seminario de D. WILKOMMEN; E. BORSBOOM, Nia Esperanto-Literaturo en la lastaj jardekoj;
18a -23a aŭgusto: WIM DE SMET, internacia geografia kaj biologia feriado;
22a – 24a aŭgusto: WIM DE SMET, La nova biologia nomenklaturo.
7a Pedagogia Seminario Esperantista de la Sarda Esperantista Unuiĝo
(Via Umberto I.n. 60, I-07014 OZIERI SS) en Nuoro la 26an, 27an kaj 28an de septembro 1986 Kadrotemo: Esperanto kaj didaktika uzo de la porknaba literaturo Prelegoj: 26a sept., G. FORMIZZI, Naturo kaj celoj de la porknaba literaturo; 21a sept.,, N. PALA, Strukturo de Esperanto kaj ĝia didaktika uzado; L. TOLA, Kongruo de Esperanto al mensaj procedoj kiuj ĉeestas lingvan ekscion.
47
— paĝo 28 de la PDF —
Mi Hermann GMEINER mortis
Unu el la plej noblaj helpantoj de la forlasitaj kaj orfaj infanoj, la prezidinto-fondinto de la movado SOS-Infanvilaĝoj. Li komencis per kolektado de 1 groŝoj kaj en 1949 li fondis la unuan SOS-Infanvilaĝon en Imst, apud Innsbruck. Hodiaŭ jam ekzistas pli ol 200 tiaj vilaĝoj en
85 landoj. Ni memoru ĉi tiun lian frazon: “Bonfaro estas tio, kion oni
faras super la deviga farendaĵo.” Li estis 67-jara. € La Mondasocio de Ĝemelurboj
naskiĝis en la Franca urbo Aix les Bains en 1957. Ĝi funkcias sub la egido de UNo. Ĉiujare la lasta dimanĉo de aprilo estas la tago de “ĝemelurboj”. Dum sia 29-jara ekzisto, tiu movado sukcesis krei vere amikajn, intimajn rilatojn inter la plej diversaj nacioj. Esperanto dekomence estis forte interesata en tiu ĉi movado. Por la ILEI-Sekcioj estus tre konsilinde ekscii, ĉu ilia urbo havas ĝemelojn kaj interrilatiĝi kun la lernejoj de la ĝemelurboj. Tiaj ĝemeligoj povas multe kontribui al la interlernejaj kontaktoj!
A La reelektoj kaj nov-elektoj en la Akademio de Esperanto
Laŭ la Cirkulero Nr. 151/4: al la Dua Triono (rebaloto 1995) elektiĝis: BOULTON, ROSSETTI, DUC GONINAZ, MIYAMOTO, ROSBACH, XIE, CHAVES, GREGOR, EICHHOLZ, ĜUĜEV, KNOEDT, SEKELJ, SZERDA- HELYI, OLJANOV, URBANOVA; en la Trian Trionon (rebaloto 1989): KRAUSE, THIERRY. La fakto ke la prezidanto de ILEI fariĝis membro de la Akademio de Esperanto promesas reordigon de la rilato inter la Akademio kaj la Ligo — verŝajne fruktedona por ambaŭ institucioj.
48
Librobreto
Ĉi-foje ni okupiĝas pri diplom-laboraĵoj: pridoktorecaj disertaĵoj kaj faklaboraĵoj.
El inter ili ni povas proponi por via librobreto nur la disertaĵon de F. LO JACOMO – ĉar nur ĝi aperis multobligita. La aliaj estas manuskriptoj kaj atendas eldononton! Ĝuste tial pli detale ni prezentos la doktorecan distraĵoni-. kiserta jon
LO JACOMO, FRANCOIS, Libert€ ou autorite dans l’ĉvolution de I’Esperanto. These pour le doctorat de troisiĉme cycle sous la direction de M. le Professeur Andre Martinet, Universite Paris 5, Renĉ Descartes sciences humaines, Sorbonne, 384.
La verkinto pritraktas Esperanton kiel vivantan, funkciantan lingvon, prefere de priskriba ol de normiga vidpunkto. Estante disĉiplo de MARTINET, li uzas terminojn de la skolo “fonctionalisme”, sed plurfoje li klopodas pri redifino, ekzemple de balasto (“redondance”). En la verko temas preskaŭ pri ĉio, nur la titoltemo ŝajnas iom forgesita (24 paĝoj de la ĉapitro 5 estas dediĉitaj al ĝi). Por ne-esperantistaj fakuloj la ĉap. 3 (la plej longa) verŝajne ne alportas multe da interesaĵoj (la problemoj ata/ita, alial, ktp.); por esperantistoj la ĉap. 2 (L”Esperanto, langue vivante) estas tro “balasta”, kaj la konkludoj de la ĉap. 4 (Les symptoOmes synchroniques de l’€volution) plurfoje ŝajnas tute sendependaj de priesperantaj studoj.
La ĉap. l., mallonga, metas nur demandojn, koncerne ĉete la nociojn de riĉiĝo (enrichissement) kaj evoluo (€volution), malpli la rolon de aŭtoritatoj en la lingva evoluo; la demandoj rilatas al ĉiuj lingvoj, sed la verkinto promesas respond-provon nur en la konkreta kazo de Esperanto. !
La ĉap. 2., post skizo de la historio de konstruitaj lingvoj, pritraktas fonologion, sintakson kaj leksikon de Esperanto. La fonologion li prezentas pere de minimumaj paroj (“paires minimales”), atentigante pri la problemo de neŭtraliĝo (i)-(j) (ekzemple [jeraŭ] anstataŭ [hi”eraŭ])
49
— paĝo 29 de la PDF —
A, Vi
kaj ekzamenante, ĉu c estas unu aŭ du fonemoj. Respondon absolute ne eblas doni, nur atentante la atingontan celon kaj la utilon de nia vidpunkto. Koncerne sintakson, li montras, kiel disiĝas la semantika kaj sintaksa informo en Esperanto, kaj ke ĝuste tial necesas diferencigi vorton kaj morfemon. Li rifuzas la akademian klasifikon de radikoj, ĉar ĝi uzas sintaksajn terminojn por semantika klasifiko; laŭ li pli taŭgus paroli pri radikoj “nominales, ĉvĉnementelles, qualificatives”. En leksiko li demandas sin pri la influo de naciaj lingvoj kaj atentigas pri la malaperado de diferenco inter afiksoj kaj radikoj, respektive afiksoj kaj leksemoj.
En la ĉap. 3. li difinas la riĉiĝon kiel rezulton de nova komunika bezono (do, ne temas pri juĝo de valoroj), evoluon kiel malrapidan, senĉesan, enan proceson, kiun kreas la aro de unuopaj videblaj riĉiĝoj. Reformantoj konsideras Esperanton ankoraŭ kiel planlingvon, iliaj ŝanĝoproponoj respondas al eksteraj, “propagandaj” bezonoj, dum reaktualigantoj celas solvi la enajn problemojn de vivanta, parolata lingvo. Eraro povas signali eventualajn evoludirektojn.
Konkretaj problemoj: kiel diri “ordinateur” en Esperanto? Koniginte la terminologian debaton, li konkludas, ke tolereblas samtempe pluraj terminoj, kaj anstataŭ voĉdono decidos la lingvouzo mem. Pri seksa diskriminacio: la proponoj pri kolektiva pronomo (“zi”, poste 412! de Pool) kaj vira sufikso (-iĉ- kaj -ab-) eble povos eniri la lingvon, sed ne laŭ kriterioj de rigora logiko: laŭ nepra bezono. Pri entabeligo de ali-vortoj: alie devus esti akceptita kun loka, aliel kun maniera senco, dum la periodo de alkutimiĝo uzeblus aliloke kaj alimaniere, respektive. (Alial, aliam kaj aliom restus verŝajne neuzataj; sed kiu vere uzas ĉial aŭ ĉiom?)
Pri ata/ita: detale prezentinte la batalon, li resumas jene: vera ambiguo pro malsama interpreto de ata/ita estas tiom malforta, ke la debato meritas nur priridon. Por tranĉi la gordian nodon, li proponas anstataŭ tempismo aŭ konsidero de daŭro kaj rezulto la (cetere, laŭ li, pli zamenhofaj) nociojn de ago (action) kaj stato (ĉtat); -at- estas pli
50
«Gĉvenementiel”, -it- pli “qualificatif”. Kvankam en konkretaj kazoj lia prijuĝo ofte proksimas tiun de la itistoj, li kritikas ilian aŭtoritatecon, ilian kredon je tio, ke aŭtoritata povo estas “sine qua non” de la sukceso de Esperanto. (Li ankaŭ ne emas paroli pri “fina glora venk’”, sed aktivi en la ekzistantaj cirkonstancoj, tial kontribuante al la lingva evoluo.)
Pri la akuzativo: eblas kvar vidpunktoj. Interlingvistike, la demando estas: ĉu utilas la akuzatizo? Normeme: ĝia uzo estas poreterne difinita, kaj, sendepende de la lingva evoluo, kia ajn devio estas eraro. Priskribe: kiu metodo prezentas optimume la lingvan realon? Ĉu oni klarigu la akuzativon kiel fleksion aŭ kiel apartan morfemon? La dinamika: la akuzativo estas interesa nur en la aspekto, ĉu kaj kiel ĝi evoluas.
En la ĉap. 4. Lo Jacomo klopodas prilabori apartan teorion, taŭgan por respondi al la supraj demandoj. Anstataŭ diskretaj unuoj, lia centra kategorio estas balasto (redondance), ĉar ĝi pli ebligas la studon de evoluo, kion celas tiu ĉi dinamika vidpunkto, kiu, ne kiel la priskribanta sinkronismo, strebas al kompreno de la funkciado de la lingvo. Ĉar evoluo estas ligita al lingvaj eraroj, la verkinto realigis malgrandan enketon per surbendigita teksto, enhavanta volajn (kaj nevolajn) erarojn. Tiu enketo kondukas lin al redifino de la nocio balasto, kiun li resumas en tri principoj: tiu de entuteco (globalisation) (la balasto estas entuteca, ne situebla en iu parto de la eldiraĵo); tiu de ekvilibro (la optimuman kvanton da balasto difinas ekvilibra punkto inter la strebo de la ricevanto per elkapti la mesaĝon kaj tiu de la parolanto por elparoli ĝin); tiu de ekonomio (ĉi-lasta esence identa kun la ĝisnunaj difinoj) (la dislokigon de la informhaveco — pertinence — regulas la principo de ~ tiel, ke la ricevanto ricevu maksimumon da informoj per minimumo da strebo). Fine li konstatas, ke priskribaj kaj klarigaj lingvoteorioj havas la saman vivrajton, ĉar ili celas apartajn — kvankam ligitajn — terenojn de la lingva realo.
51
— paĝo 30 de la PDF —
La ĉap.5., (la plej konkreta) analizas la nocion de povo, kiu estante kontraŭa al la esenco de Esperanto (dudirekta, samrajta komunikado) nepre anstataŭigendas per tiu de konsilo. Certaj instancoj — proponas Lo Jacomo — (ekzemple CED) okupu sin pri ekzameno de la vivanta lingvo kaj, surbaze de ties rezultoj, aliaj donu konsilojn (ne ordonojn!) en kazo de neceso. Por tio li faras konkretan, detalan proponon.
Frazo el la konkludo trafe resumas la starpunkton de la verkinto: “L’espĉranto, c’est ce qu’on en fait.”
Istvan ERTL
2-a-jara studento pri Latina-Franca-Esperanto lingvoj Universitato ELTE-Budapeŝto
1985
— PALLA, GIOVANNI — Raffronto tra alcuni aspetti delle lingue Inglese e Esperanto nel ruolo di “lingua ausiliare internazionale”. Tesi di laurea, Universita degli studi di Cagliari, Facolti di magistero, Anno Accademico 1984-85. Enhavo: enkonduko pĝ. 2-10, fonologiaj aspektoj pĝ. 11-34, Morfologiaj kaj sintaksaj aspektoj pĝ. 35-76, La lingvo, kiel rimedo de belletra tradukado pĝ. 84-88, Konkludoj pĝ. 88-93, Bibliografio pg. 94-117. Koncize, klare kaj originale analizata konfronta problemaro de Esperanto kompare kun la Angla.
PAVA, JOZSEF — La semantika kampo de la verbo “teni” kompare kun ĝiaj Hungara kaj Franca ekvivalentoj. Universitato ELTE, Budapeŝto. Ĉ. 250-paĝa ampleksa laboraĵo, ne sufiĉe profunda, iom supraĵa kaj kun relative malmultaj originalaj pensoj. Valora plie per ĝia amplekso ol per ĝia enhavo.
52
Diplom-laboraĵoj, lerno-jaro 1985/86: Universitato ELTE/Budapeŝto:
PAP ZSUZSANNA, La antonimoj en logiko kaj en Esperanto. Enhavo: Enkonduko; Neado en Filozofio; Logiko kaj lingvo; Antonimio: difinoj kaj tipoj; Analizo kaj klasifiko de Esperantaj antonimoj; Tipoj de Esperantaj antonimoj; Lingvaj rimedoj por esprimi la antonimojn en Esperanto; La neologisma problemo.
Eble ĝis nun la plej klara priskribo de antonimia problemo en Esperanto paralele kun ĝia filozofia/logika fono, kiu iom klarigas ankaŭ la senfruktan kaj superfluan diskuton super la prefikso mal-.
VARGA KATALIN, Frazeologio en arta lingvo.
Enhavo: La frazeologio kiel lingvistika problemo. Frazeologio kaj folkloro. Fontoj kaj temoj de frazeologiaĵoj. Frazeologio kaj belliteraturo. La Esperanta frazeologio — ĉefaj fontoj: Proverbaro de Zamenhof; Domfabriko de Kalocsay/Csiszar, Penseroj de Salo Grenkamp/ Kronfeld. Frazeologio en beletristiko: en la verkoj de J. Baghy kaj C. Rossetti, Kredu min sinjorino. Frazeologio en tradukaĵoj: Kataluna — Adria” Gual, Mistero de Doloro, F. Pujula y Valles, Arthur Azevedo, “Amor por Anexis” (“Amo por proverboj” trad. Fernando Domingues Couto). Citaĵo el la konkludo: “La vivo de la Esperanta frazeologio dependas jam ne de la lingvo, sed de ĝiaj uzantoj. La konstantaj elementoj funkcias kaj rigidiĝas nur tiam, se ekzistas uzantaro. Mem la lingvo povis atingi dum cent jaroj tian nivelon pere de multflanka uzado, ke ĝi tute taŭgas por frazeologio.”
SZOLNOK PETER, Problemoj de lingvaj baroj en la scienca kaj teknika evoluado.
La kandidato faris la statistikon de la lingvoj, uzataj en la bibliografioj de Hungaraj lingvistikaj artikoloj kaj komparis ilin kun la indicoj,
53
— paĝo 31 de la PDF —
mezurataj de Ernesto Zierer en la Nacia Universitato Trujillo (Peruo). Jen la fina rezulto:
Peruaj verkoj Hungaraj verkoj
la lingvoj de cititaj verkoj
Angla 43,2 90 Angla S0,60 90 Germana 38,8 90 Hungara 27,78 90 (gepatra 1.) Rusa 9,1 920 Germana 9,04 90 Franca 6,2 90 Franca 5,87 Do Itala 2290 Rusa 4,6617 90
Hispana 0,5 90 (gepatra l.) Ceteraj 1,84 909
Ĉe la Hungaraj verkoj inter la “ceteraj” estas la jenaj lingvoj: Hispana, Itala, Persa, Ĉeĥa, Pola, Sveda, Finna, Dana, Portugala).
Estas rimarkeble, ka ĉe ambaŭ la Angla okupas la unuan lokon, ĉe Hungaroj la gepatra lingvo estas la dua, dume ĉe Hispanoj la lasta, ĉe Hungaroj la diasporo de la lingvoj estas multe pli granda.
Universitato E. Kardelj, Ljubljana (Jugoslavio): ĜORĜEVIC, SLOBODANKA, Nomina agentis en Esperanto kompare kun la Angla, Araba, Rusa, Serbokroata kaj Turka lingvoj. Verŝajne neniam ĝis nun oni faris tiel vast-skalan komparon de iu lingva fenomeno (la nomo de agentoj) en Esperanto kun aliaj lingvoj. Ĉi-okaze gravas ne tiom la nombro de la lingvoj, kiom la diverseco de la komparataj lingvoj. La laboraĵo estas vere unika en sia speco. Rimarko: la temo-gvidanto kaj recenzanto de ĉiuj laboraĵoj estis ISTVAN SZERDAHELYI.
54
ALVOKOJ
GERMAIN PIRLOT, Kemmelbergstraat 5/b.3, B-8400 Oostende, Belgio, kompiladas informojn pri la leĝa situacio de Esperanto en la lernejoj (elementaj, mezgradaj, superaj) kaj ĉefe pri ĝia oficiala instruado en universitatoj kaj superaj institutoj.
Se vi povas helpi iamaniere, kontaktu lin kaj/aŭ instigu kursgvidant(in)ojn de oficialaj Esperanto-kursoj je supera instruado, por ke ili informu S-ron Pirlot.
Tiu alvoko ĉiam validas. Antaŭdankon pro via kunlaborado.
Aleksandro S. MELNIKOV (SU-344007, Rostov-Don 7, p.k. 393, USSR) laboras pri disertacio “Interlingvistikaj konceptoj ekde 1945”, serĉas ajnajn materialojn (librojn, artikol(ar)ojn, periodaĵojn, bibliografiaĵojn, informojn ktp.) pri la konceptoj rilate al la esenco, objekto, metodo ks de interlingvistiko, ĝiaj ligoj kun aliaj lingvistikaj kaj sociaj sciencoj; nuntempaj konceptoj pri la struktura tipo de IL, ĝiaj karakteroj (principe traktendas ĉiuj lingvoprojektoj ekde 1945); nacia lingvo kiel la monda; universala-tutmonda-helpa (plan)lingvo. Rekompenco laŭ interkonsento.
EDWARD SYMOENS, Putsesteenweg 131/2, B-2180 Kalmthout, kompiladas informojn pri universitataj aŭ altlernejaj tezoj, disertacioj aŭ diplomverkoj rilate al Esperanto, interlingvistiko, la internacia lingvoproblemaro k.s.
Bezonataj informoj: nomo kaj adreso de la verkinto, titolo de la verko, Universitato aŭ Altlernejo en kiu la diplomo estas akirita, eventuale la fonto de la informo (revuo, rekta informo ktp.).
55
— paĝo 32 de la PDF —
KONKURSO
proponita de AEI (Aŭstria Esperanto-Instituto), A-1150 Wien,
Fŭnfhausg.
Temo A:
Prezoj:
Limdato: Kondiĉo:
Rimarko:
16
Traduko en Esperanton de tekstlibro de du famaj operoj interkonsente kun nacia aŭ internacia gvida muzika instanco. Povas esti elektitaj ankaŭ verkoj pli malgrandaj, kiel eble “La ruza vulpeto” de Janaĉek aŭ iu de Haydn aŭ Mozart. Verkado de Germana kaj (aŭ) interkonsente Esperantlingva tekstlibro de la komedio de Hofmannsthal: Der Unbestechliche (La nekoruptebla servisto). Por la plej bonaj tekstlibroj (du el temo A kaj du akordiĝantaj el temo B) AEI dediĉas el mecenata donaco po 10 000 ,— Aŭstriajn ŝilingojn, do entute 40 000 — ŝilingojn. 31 januaro 1987 Du ekzempleroj de la laboro estu senditaj al AEI (A-1150 Wien, Fŭnfhausg. 16) kaj aldonita la komentario de la muzika instanco (en Esperanto aŭ Germana traduko). Dezirinde, ke la kandidatoj jam frue anoncas sian intencon partopreni, ke ni povas helpi en la kunordigo. (“Der Unbestechliche” — Fischer-Taschenbuch 780 ISBN 3 596 27016 2).
Wien, en majo 1986.
— paĝo 33 de la PDF —
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
UNESKO : (Rilatoj de reciproka informado, Kategorio C) : 7Place Fontenoy, F-75007 Paris Reprezentanto de ILEI: Fairbank James, 6 Avenue Th. Rousseau,
F-75016 FIMEM : Federation Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne, 35 Avenue Jottrand, B-1030 Bruxelles ICEM : Institut Coopĉratif de l’Ecole Moderne, Le Pallet, F-44330 Vallet UEA : Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam SAT : Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris EC : Esperanto Centro, Pf. 1450, D-4790 Paderborn EEC : Eŭropa Esperanto Centro, Schotlandstraat 73, B-1060 Brussel IEI : Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag IKS : Internacia Kultura Servo, Pf. 499, YU-41000 Zagreb KCE : Kultura Centro Esperantista, BP 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds KSM : Koresponda Servo Mondskala, “Les Hortensias”, 121 bis Boulevard
Napoleon III, F-06200 Nice
Kontribuaĵoj al IPR sendendaj en du ekzempleroj, tajpitaj, al la adreso de la Redaktejo (vd. kovrilpaĝon)
Abonado al IPR kaj membriĝo al ILEI: (membrokotizo 40 Svedaj Kronoj) 1) poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). «La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj» (ILEI). Sodra Rorum pl. 455, S-242 00 Horby (Svedujo). 2) poŝtĝirkonto: 3789 64 — ILEI 2814 — UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando)
ĜIS REVIDO EN LOVENO
IPR 1986/3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Jarkolekto 16 Kvarmonata N-ro 3, 1986
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj ILEI
REDAKTA KOMITATO
Bociort, I. (R) Ludwig, E. (F) Carlevaro, T. (CH) Maitzen, M. (A) Formizzi, G. (I) Mallia, C. (M) Kiselman, K. (S) Mizuno, Y. (J) Lins, U. (D) Szerdahelyi I. (H)
(redaktisto)
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout
Redaktejo: Esperanto-fako, Universitato ELTE/BTK
H-1364 Budapest, Pf. 107 Presado: Grafika Centro de Universala Esperanto-
Asocio, Antwerpen
— paĝo 2 de la PDF —
T =———— IZUzo:
= aao
Jarkolekto 16 oktobro 1986 N-ro 3, 1986
«Internacia Pedagogia Revuo» estas sendependa torumo de la tutmonda peduagogaro. Ĝi aperas trifoje jare. La redakta komitato rajtigas sin mallongigi aŭ korekti la manuskriptojn nur laŭ lingvaj vidpunktoj. Manuskriptojn ni ne resendas. Reproduktaĵoj, tradukaĵoj estas permesataj eĉ rekomendataj kune kun fontindiko.
Post la 20-a
LA MALFERMO
De maldekstre: M. Bacev, vicsekretario — B. Andreasson, estrarano pri financoj — C. Dazzini, ĝenerala sekretario — G. Maertens, prezidanto de UEA — I. Szerdahelyi, prezidanto de ILEI — (duonkovrita) E. Symoens, vicprezidanto de ILEI
— paĝo 3 de la PDF —
La prezidanto de UEA salutas la Konferencon:
La 20-an Konferencon ĉeestis 69 konferencanoj el 13 landoj.
M. Bacev, la vicsekretario de ILEI, salutas la Konferencon je la nomo de sia lando (Bulgario):
Laŭtemara programo
I. ORGANIZAJ TEMOJ
1. Estrarkunsidoj 07-11 18:00-20:00 2 horoj 07-12 10:00-12:00 2 horoj 16:00-18:00 2 horoj 07-14 16:30-18:00 1:30 horoj 07-17 20:00-23:00 3 horoj 07-18 16:00-18:00 2 horoj 2. Diskutoj pri 07-14 09:45-12:45 3 horoj labor-dokumentoj 07-15 09:45-12:45 3 horoj 07-17 09:45-12:45 3 horoj 3. Komitatkunsido 07-18 09:45-12:30 2:15 horoj 4. Ĝenerala kunveno (07-18 14:30-16:00 1:30 horoj Entute: 25:15 horoj
II. PEDAGOGIO – DIDAKTIKO – LINGVISTIKO
1. Lernej-politiko 07-13 14:30-16:00 1:30 horoj 07-14 14:30-16:00 1:30 horoj 2. Pac-edukado 07-13 10:30-11:30 1 horo 3. Metodiko 07-14 16:30-18:00 1:30 horoj 07-15 14:30-16:00 1:30 horoj 16:30-18:00 1:30 horoj 07-17 16:30-18:00 1:30 horoj 4. Lingvistiko 07-17 14:30-16:00 1:30 horoj Entute: 11:30 horoj
— paĝo 4 de la PDF —
La pedagogoj lernas la manipuladon de mikrokomputiloj sub la gvidado de Ray Gĉrard (staranta antaŭ la tabulo en blanka ĉemizo kaj kravato):
NII. KULTURPROGRAMOJ, EKSKURSOJ, AMUZIĜOJ
1. Pri Belgio 07-13 20:00-21:30 1:30 horoj F. Liszt-vespero 07-15 20:00-21:30 1:30 horoj 2. Interkona vespero 07-12 20:00-21:00 1 horo Adiaŭa vespero 07-18 20:00-21:30 1:30 horoj 3. Ekskursoj 07-14 20:00-22:00 2 horoj 07-16 09:00-21:00 12 horoj 07-17 20:00-22:00 2 horoj 4. Libera posttagmezo kaj butikumado 07-18 16:00-18:00 2 horoj Entute: 22:30 horoj 4
La kongresanoj dum la ekskurso en Gembloux:
Rim.: La detalan kronologian programon vidu en IPR 1986/2, pĝ. 39-40.
Ne enestis en la programo:
07-13, posttagmeze:
M. Kovacs (H): La historio de la lastaj 10 jaroj de ILEI/IPR; G. Sossois (B): Didaktikaj ludoj kaj ludiloj;
07-15, A. Staes (B): La lerneja projekto de UEA;
07-17, Ray Gĉrard (B): Komputiloj en instruado (16:30-18:00).
Novaj Honoraj Membroj de ILEI:
Marcel Erbetta (CH), Irja Klemola (SF), Olle Olsson (S), kaj Jozef Toczynski (PL).
— paĝo 5 de la PDF —
e Olsson je la nomo de la novaj Honoraj Membroj dankas pro la La prezidanto de UEA, G. Maertens, ĉeestis ankaŭ la ferman kunonorigo: sidon. En sia adiaŭa parolado li promesis raporti kaj al la malnova kaj | al la elektota nova Estraro de UEA en Pekino pri siaj pozitivaj
spertoj:
| Resume:
– Laŭ la ĝenerala opinio de la partoprenintoj, la 20-a Konferenco plenumis tiujn celojn, kiujn ĝi antaŭvidis.
– La materialo de la Konferenco koncentriĝis ĉirkaŭ la internaj problemoj de la Ligo. Tio estas motivigebla per la fakto, ke estis la unua konferenco, organizita de la nova Estraro, kiu intencas parte
Dum la ferma kunsido la Generala Sekretario laŭtlegas la koncizan daŭrigi, parte renovigi kaj en certaj temoj ŝanĝi la ĝisnunan situ-
raporton pri la Konferenco. La tekston de la Raporto ricevis ĉiuj acion
nata kun la tasko diskonigi ĝin inter la membroj de la landaj —- Krom la organizaj demandoj okazis altnivelaj fakaj prelegoj pri 1. diversaj pedagogiaj-metodikaj-lingvistikaj temoj.
6 ! 7
— paĝo 6 de la PDF —
Ne mankis en la programo ankaŭ kulturaj eroj, kiuj kontribuis al la plivastigo de la konoj de la ĉeestantoj.
Estis aranĝitaj tri ekskursoj por pli proksime ekkoni la gastigantan landon.
La Konferenco havis vastan diskonigon pere de du televidaj kaj du radio-dissendoj, krome aperis informaĵoj en pluraj flandraj kaj franclingvaj ĵurnaloj.
La programo estis iom streĉa kaj laboriga, sed estas ĝojige, ke la plej granda parto de la ĉeestintaro tre aktive kunlaboris.
— La Konferenco havis ankaŭ mankojn, kiujn la Estraro devas profunde analizi por povi ilin estonte eviti. Estas bedaŭrinde, ke ĉeestis malmultaj sekciestroj.
I
La Redakcio (Fotoj: Lidia Neri Lami)
— paĝo 7 de la PDF —
(uossea1pUW [1I9f :(OVUBUI-J LId OUEIEIISAJ)
1200
1100
1000
900
800
700
600
500
400
300
200
100
I.L.EJ. — MEMBROJ 1976-1985 1173 1171 1093 1010 968 650 576 607 1976 1977 1978 1979 1980 1981 1982 1983 1984 1985
— paĝo 8 de la PDF —
Konferencaj Prelegoj
KOMPUTILOJ EN INSTRUADO“
Ray GERARD
Enkonduko
La memorado de faktoj povas esti akcelita per la uzo de komputilo. La programo, kiun mi jene priskribos, estas bone adaptita por la lernado de fremdaj lingvoj.
Grava kvalito de la sistemo estas ke ĝi permesas facile enkomputiligi la memorendaĵojn.
Bezonata materialo IBM-PC-simila komputilo kun: ekrano televidosimila, klavaro, diske-
tlegilo, 64 K memoro, disketo entenanta la programon kaj la lecionojn.
Manipuloj
Oni enŝovas la disketon en la fendon de la legilo, enŝaltas la aparaton, kaj atendas la aperon de la unua menuo sur la ekrano. De tiam, oni sekvas la direktivojn donitajn sur la ekrano por elekti la lernotan lecionon inter la diversaj eblecoj.
Supraĵa priskribo de leciono La unua ekranteksto kutime prezentas la lecionon: kion kaj kiel oni lernos. Poste komenciĝas la vera memorigado.
Frazo aperas sur la ekrano. Mankas en ĝi vorto aŭ parto de vorto. La lernanto provas plenigi la mankantan informon. Sed ĉar li ne konas
“ La prelego okazis la 17-an de julio 1986, je la horo 16:30-18:00, dum la 20-a Konferenco. Adreso de la aŭtoro: Antwerpsesteenweg 24, B-2250 Broechem (Belgio).
10
—— =
la ĝustan respondon, plej ofte li eraras. Tiam la tuta frazo aperas sur la ekrano. Kiam la lernanto finlegis la respondon, li premas iun klavon, kaj li rericevas la saman truhavan frazon. Espereble, li ankoraŭ memoras kion respondi. Se li respondas bone, li ricevos novan demandon. La unua demando tamen estos refarita poste, por plifortigi la memoradon. La ofteco de la redemandoj dependas de la malfacileco de la memorendaĵoj.
Bonvolu relegi la ĉi-supran alineon kaj poste la unuan frazon de ĉiu alineo sube; tiam unue legu tion, kio plej interesas vin.
Ĉu vi vere relegis la antaŭan alineon?
Verŝajne ne! La plimulto el ni ne havas sufiĉe da tempo por atente sekvi la donitajn direktivojn, eĉ se tio ne daŭras minuton. Ankaŭ kiam oni skribas perkomputilan kurson oni ne povas fidi ke la uzanto legos ĉion sur la ekrano. Tamen komputilo havas avantaĝon super libro.
Kiun avantaĝon havas tiu ĉi sistemo super libro?
La adaptebleco de libro al lernanto estas minimuma. Aŭ ĝi progresas
tro rapide, aŭ tro malrapide. Fakte la lernanto devas adaptiĝi al la
libro. Kontraŭe, komputilo povas ja adaptiĝi. Kiam mi diras “kompu-
tilo”, komprenu “komputilo kaj la programaro por funkciigi ĝin”. La komputilo povas kontroli ĉu la lernanto asimilis la informon
antaŭ ol daŭrigi kun nova lernotaĵo.
Kial uzi tru-frazojn?
Mi klarigos per ekzemplo. Prenu la informon: Parizo estas la ĉefurbo de Francio. — Mi povus demandi: Kiu estas la ĉefurbo de Francio? — La lernanto devos respondi: Parizo. — Oni bezonas ankaŭ kontroli ĉu li konas la informon alidirekten. — Mi plu demandu do: De kiu lando, Parizo estas la ĉefurbo? — Nun, se mi volas ricevi la respondon
11
— paĝo 9 de la PDF —
“ĉefurbo”, kiun demandon mi faru? — Provu mem. Ne estas evidente. Se mi uzas tru-frazon, mi povas tre facile fari la jenajn demandojn: samon estas la ĉefurbo de Francio. Parizo estas la ĉefurbo de …….
Parizo estas la ……. de Francio.
Parizo estas ……. ĉefurbo de Francio. Parizo est……. la ĉefurbo de Francio. Parizo estas ……. ĉefurbo ……. Francio.
Mi estas multe pli produktiva. Mi nur bezonas tajpi la lernotan tekston, ripeti ĝin kiom necesas, kaj kaŝi la partojn kiujn oni volas memori. Mi ne perdas tempon vortigante la demandojn.
Ĉu oni povas uzi nur tru-frazojn?
Oni ĉiam devas provizi mankantan informon. Oni povas ekzemple demandi:
Ligu la landon al ĝia ĉefurbo:
A. Parizo 1. Svislando B. Bruselo 2. Francio C. Berno 3. Belgio A =…… = …… C =…….
Mi ne konsilas tiun prezentadon. Se la listo estas tro longa, la lernanto perdas multe da tempo respondante al demandoj kiujn li jam konas.
Ĉu oni prezentas unue la lernotan materialon antaŭ ol fari la demandojn? Oni kutime komencas lecionon per kelkaj ekrantekstoj da klarigoj pri la lernota materialo, la celo de la leciono; kaj la maniero por respondi la demandojn.
Ekzemple, se la leciono pritraktas la Esperantan gramatikon, oni povas doni resumon de la gramatikaj finaĵoj. Se la leciono temas pri la
vortaro, oni povas prezenti la liston de lernotaj vortoj sur la unuaj ekrantekstoj.
12
Al kio tio utilas? Oni ne esperu ke la lernanto memoros ion post la unua eklerno! Pli utilas refarigi jam lernitan lecionon kies materialo estas plimalpli konata. Tiam li povas facile kontroli ĉu li ĝuste memoras, kaj eble decidi ke ne necesas refari la (tutan) lecionon.
Ekde kiu aĝo oni povas lerni per tiu metodo?
Ekde kiam oni kapablas legi. Tamen adolto devos montri al infano kiel manipuli la aparaton kaj li devos ankaŭ konforme al la aĝo adapti la parametrojn de memorigado.
Ĉu oni certas ke la lernanto vere memoras kion oni instruis al li? Ne. Oni devas bone kontroli la efikon de la kurso. Mi konstatis plurfoje ke lernanto tute ne legas la demandon antaŭ ol respondi. Tio okazas se la formo de unu demando malsimilas la aliajn. Ekzemple, se ĉiu demando estas unulinia, escepte unu kiu estas dulinia, tiam la lernanto ne atente relegos tiun unikon frazon, sed tamen respondos ĝuste. Same, se la kaŝita vorto mankas, kaj li ricevas du-truan frazon.
Ĉu oni bezonas esti instruisto por skribi tian kurson?
La unua celo de la programo estas helpi la gepatrojn kontroli la progresojn de siaj infanoj. Se la leciono jam ekzistas surpapere, ili bezonas nur entajpi ĝin en la komputilon, aldonante, kie necesas, kontrolsignojn ĉirkaŭ la partoj kaŝotaj.
Kompreneble, instruisto pli bone komprenas la avantaĝojn de la sistemo, kaj ankaŭ supertaksos ĝiajn eblecojn; sed oni povas akiri sufiĉan sperton sen esti instruisto.
Krei novan kurson, bele prezentitan, estas pli malfacila tasko. Kiel precize tion fari estas klarigita aliloke.
Ĉu la demandoj aperas laŭ hazardo aŭ ĉiam laŭ la sama vicordo?
Ambaŭ metodoj eblas. Estas pli facile memori strukturitajn informojn. Se ekzemple oni volas lerni la Esperantajn korelativojn, oni ler-
13
— paĝo 10 de la PDF —
nos ĉu laŭ vicigo (1): kiu, iu, neniu, ĉiu, tiu — kio, io, nenio, Ĉio, tio — kie, ie, nenie, ĉie, tie, ktp.; aŭ laŭ vicigo (2): kiu, kio, kie, kiam, kiom, kies, kia — iu, io, ie, iam, iom, ies, ia — neniu, … ktp.
Sed lerni laŭ strukturo, eĉ komprenante ĝin, ne estas sufiĉe. Strukturo estas apenaŭ pli efika ol mnemoniko (parkeriga vorto aŭ sentenco). Necesas refari la samajn demandojn laŭ hazardo, por kontroli la profundecon de memorado. Tion faras la programo aŭtomate: kiam la lernanto alvenis je la fino de leciono, kaj deziras daŭrigi, la demandoj tiam tamen reaperas sed laŭ alia vicordo.
Oni devos eksperimenti por scii kio okazas. Mia impreso estas ke, se oni lernas laŭ vicigo (1), oni facile konfuzas la finaĵojn iu, io, ie, ial, iam, iom, ies, ia. Se oni lernas laŭ vicigo (2) oni facile konfuzas la prefiksojn k-, t-, nen-, ĉ-. Laŭ la vico (1) oni pli rapide alvenas al la fino de la leciono ol laŭ vico (2), sed oni memoras malpli.
Mi esperas, ke iu el la legantoj provos kontroli tiun impreson. En la kazo de la korelativoj, la plej rapida lernmaniero estas lerni unue laŭ vicigo (1), poste (2), kaj fine laŭ la hazardo (intermikso).
Kiel la komputilo povas scii kiam redemandi ion? La arto estas refari iun demandon precize je la momento kiam la lernanto estas forgesonta la respondon.
Tian “dian” algoritmon oni serĉos ankoraŭ longe. Oni devas ja konsideri la memorkapablon de la lernanto, lian laciĝemon, la malfacilecon de la leciono, kaj diversajn eksterajn influojn ĝenajn. Oni devas do akcepti malpli perfektan solvon, kiu estas ne tute aŭtomata. Mi provizore uzos simplan algoritmon kaj ni vidos ĉu ĝi funkcias kontentige.
Supozu ke la lernanto volas lerni la 16 unuajn literojn de la latina alfabeto. Li devas respondi al demandoj kiel: Kiu estas la unua litero de la alfabeto? Ĉar li ankoraŭ nenion scias pri tiu alfabeto, li ĉiam era-
ras kiam li ricevas novan demandon. Sed poste, se li posedas bonan memorkapablon, li ĉiam bone respondos.
14
Supozu, ke li ricevas la demandojn laŭ la vico: A, B,.C,D,E,F, G, H.LJ,K,L,M,N,O, P, kaj ke la parametroj de memorigado estas: 1,2,4,8,0 (t.e. 29, 21, 22, 23, 0). La cifero 1 signifas ke (post eraro) la demando estas tuj refarenda. Poste ĝi prenos la duan lokon en la vico. Kaj se la lernanto bone respondos, ĝi prenos sinsekve la kvaran kaj la okan lokojn. Se li ankoraŭfoje ĝuste reagos, tiam la demando iros al la fino de la demandaro. Ĝi estos tiel konsiderata kiel konata.
Konkrete, oni demandas A. — La lernanto eraras. — Oni redemandas A. — La lernanto respondas A. — Nun la nova sinsekvo fariĝas: B,A, C, D, E, F…. Oni do demandas B. — La lernanto eraras kaj rericevas B. — Li nun respondas ĝuste B. — La nova vico estas denove ABCDEF …
La samon aliel prezentita:
Demando Respondo Nova loko Nova vico de la demandaro — 1 ABCDEFGHIJKLMNOP BACDEFGHIJKLMNOP BACDEFGHIJKLMNOP ABCDEFGHIJKLMNOP BCDAEFGHIJKLMNOP CDABEFGHIJKLMNOP
kaj tiel plu …
u»uu»» u»w|» ELU =5DW
Oni povas kontroli ke la demandoj aperos laŭ jena viciĝo: | (Minusklo signifas ke la lernanto malĝuste respondis, majusklo ke li ĝuste respondis.)
a A b B A B c C d D C D A B C D e E f F E F g G h HG H E F G H A B C D E F G H i I j J I J k K Il L K L I J K L m M n N MN o0 0 p P 0 P MN O P I J K L M NO P
15
— paĝo 11 de la PDF —
Ĉu oni povas ŝanĝi la parametrojn de memorado? Kiam la memorendaĵoj estas tre malfacilaj, la jenaj valoroj estas pli taŭgaj: 1, 2, 3, 4, 5, 10, 0. La demandoj estos refaritaj pli frue.
Se la teksto estas tre facila, oni povas uzi 3, 8, 0. La kursoskribisto povas difini kelkajn nivelojn de memorado, kaj la lernanto povos mem elekti la plej taŭgan por si.
Kiam vi difinas la valorojn, bone notu ke tedas la lernanton ripeti la samajn respondojn sencele.
Mi konstatis ke en okazo de erara respondo, estas pli bone supozi ke la lernanto tute ne rimarkis la respondon. Tio signifas, ke la rememorigo fiaskis; ke ĝi estis farita tro malfrue. En la raraj okazoj kiam oni ne deziras rekomenci ĉion, oni povas ankaŭ difini kio okazos post eraro.
La programo enhavas la plej ofte uzatajn valorojn, sed kiel mi jam
diris, la kursoskribisto povas doni pli taŭgajn valorojn kiuj rilatas al la malfacileco de la leciono. Kaj la finan respondecon pri tio havas la lernanto mem, ĉar li povas ŝanĝi la valorojn se li opinias ilin maltaŭgaj. Se la lernanto estas infano, la gepatroj mem devos adapti la parametrojn al ĝia memorkapablo.
Se la lernanto plej ofte ne scias la respondon al nova demando, kial ne doni la respondon tuj? Tio efektive estos pli efika kiam la demandoj estas tre malsimilaj. Fakte, en leciono oni prezentas plurfoje la saman materialon. Ekzemple, se mi volas instrui la gramatikajn finaĵojn, mi donas plurajn ekzemplojn pri -o, -oj, -on, -ojn, ktp. Se la lernanto komprenis la sistemon, li respondas ĝuste al nova demando. Aliflanke, mi ne certas ke la lernanto ankoraŭ ne konas la lernotan materialon, ĉar eblas ke li jam lernis la lecionon antaŭe. Kiel kutime, la solvo de tiu problemo kuŝas ĉe la uzanto mem. En la fina eldono de
la programo, la lernanto elektos mem ĉu li deziras tuj ricevi la respondon al nova demando, aŭ ne.
16
Kiom da tempo daŭru leciono?
Mi konstatis ke infano 11-jara kapablas labori dum 3 horoj antaŭ la ekrano sen paŭzi, sed tio estas malkonsilinda. Se la lecionoj daŭras 15 minutojn, la lernanto povos tralabori ĝin dufoje: unue laŭ la normala vico, due laŭ la hazardo. La lernanto havas ankaŭ la impreson ke li pli rapide antaŭeniras, kiam longa leciono estas dividita en pluraj mallongaj. Se tamen leciono estas tro longa, la lernanto povas interrompi ĝin kaj konservigi la atingitan memorstadion.
Ĉu indas refari jam lernitan lecionon?
Tio estas avantaĝo de la sistemo. Entajpita leciono povas esti refarita, ekzemple antaŭ la ekzamenoj. Bona leciono kvazaŭ renoviĝas kun la tempo, nome kiam mi skribas lecionon aŭ aldonas al la lernota materialo kelkajn akcesorajn informojn, kiujn la lernanto ne devas memori, kaj do facile forgesos.
Kiom da provoj oni rajtas fari antaŭ ol la komputilo donos la ĝustan respondon?
Nur unu. Tuj kiam oni povas supozi ke la lernanto eraris, oni haltigu lin. Mi unue donis 3 eblecojn plibonigi, sed konstatis ke tio estas tempoperdo. En la fina eldono de la programo la komputilo donos la ĝustan respondon se la lernanto ne reagis post 3-5 sekundoj.
Nun, kio pri tajperaro? Kiam oni premas sur malbona klavo, oni plej ofte tuj rimarkas tion. Estus agrable se oni povus korekti la ĵus tajpitan literon. Tio bedaŭrinde ne eblas por unuliteraj respondoj, kaj mi precize konsilas uzi, kiam eblas, unuliterajn respondojn. Tamen la eblecon korekti mi programos poste. La lastan literon oni neniam povos korekti.
Kiom da truoj oni povas lasi en frazo?
Kiom da oni deziras. Mi konsilas nur unu. Se estas pluraj memorotaj informoj en frazo, ripetu ĝin tiom da fojoj kiom da memorendaĵoj enestas.
17
— paĝo 12 de la PDF —
Ĉu oni bezonas unue lerni tajpadon antaŭ ol oni povos uzi la komputilon? Tio helpas. Lernanto kelkfoje havas malfacilaĵojn trovi la ĝustan klavon. En la lecionoj kiujn mi pretigis por demonstrado, mi plej ofte enigas aŭtomate la mankantan vorton ekde kiam la lernanto tajpis ties unuan literon. Mi ankaŭ pretigis kurseton pri la uzo de la programo, per la programo mem. Mi aldonos kelkajn ekzercojn rilate al la klavaro.
Oni ne pretervidu la gravecon de bona enkonduko. Se la komputilo aspektas fremda, la leciono certe fiaskos.
Ĉu oni povas lerni la tradukon de longaj frazoj? Supozu ke oni volas traduki frazon kiel: Estas ege malfacile traduki longajn frazojn. — La problemo estas, ke tiu frazo povas ankaŭ tradukiĝi kiel: Estas malfacilege traduki longajn frazojn aŭ Traduki longajn frazojn oni povas tre malfacile.
Per tiu ĉi metodo oni povas prezenti la tradukon tiel ĉi:
E ES l BE smn sazoial sa ax OJN ansojn as ……gE ……I ……ajn …… OJn sees [ ……AĴN ;«20JN ONI »:1.48 „TE „tv… Ĉ
Kiel oni entajpas la lecionojn? Oni entajpas la lecionojn per plej diversaj redaktiloj. Mi uzas Professional Editor, kiu estas unu el la pli malmultekostaj.
Pri la formo de la demandaro: Demando povas havi ĝis 10 liniojn de 80 karaktroj, sen kalkuli la kontrolsignojn. La unua karaktro de la unua linio devas esti blanka; la
Kelkaj ekzemploj:
Aperas sur la ekrano: ……. estas la ĉefurbo de Francio.
18
La entajpita teksto: (Parizo) estas la ĉefurbo de Francio. La atendita respondo: parizo aŭ Parizo. Rimarko: la minuskloj estas aŭtomate ŝanĝitaj en majuskloj.
Aperas sur la ekrano: ……. estas la ĉefurbo de Francio. La entajpita teksto: (Par/izo) estas la ĉefurbo de Francio. La atendita respondo: par aŭ Par.
Rimarko: la tuta vorto estas kaŝita, sed 3 literoj sufiĉas.
Aperas sur la ekrano: Parizo estas la ĉef……. de Francio.
La entajpita teksto: Parizo estas la ĉef(urboQ ) de Francio.
La atendita respondo: urboCR.
Rimarko: CR estas ĉaretreveniga signo — speciala klavo kiu ĉi tie signifas ke la o estas la lasta litero. Kiam la lernanto tajpis urbo, la maŝino atendas, kvazaŭ la lernanto estus forgesinta ion. La kutima reago estas aldoni m por skribi urbon. Tio estas kompreneble erara. Tiu signo / donas ja plian eblecon erarigi la lernanton. Uzu ĝin do ŝpareme.
Aperas sur la ekrano: ……. estas la ĉefurbo de Francio.
La entajpita teksto: (Parizo) estas la ĉefurbo de Francio. — « (| Tie troviĝas la fama Ejfelturo. ).
La atendita respondo: parizo aŭ Parizo.
Rimarko: la frazo “Tie troviĝas la Ejfelturo” aperos poste, se la respondo estas bona aŭ malbona. Ĝi ne aperas sur la ekrano antaŭ ol la lernanto respondas. Aldonaj klarigoj pri la demando kutime aperas inter (|……. h.
Aliajn detalojn mi klarigos en la provdisketo.
Kiun komputilan lingvon oni povas uzi?
La programo estas skribita en la ĝis nun plej populara komputlingvo BASIC. Ekzistas diversaj BASIC, sed la transskribo de unu en la alian ne donas nesolveblajn problemojn. Kompreneble, oni povas ankaŭ traduki en aliajn lingvojn, kiel C-lingvon, PASCAL kaj tiel plu. — La tekston mem de la lecionoj oni ne bezonos ŝanĝi.
19
— paĝo 13 de la PDF —
Kiel utiligi la diversajn modelojn de ekrano? Ekzistas 2 specoj de ekrano: tiuj kiuj permesas konstrui la bildon mem, punkton post punkto, kaj tiuj kiuj permesas montri 256 jam antaŭdesegnitajn karaktrojn. La duaj kostas malpli ol la unuaj. Krome, la plej multekostaj ekranoj (kutime) kapablas skribi ankaŭ kolore.
La programo kapablas utiligi tiujn kolorojn, sed ne uzas la eblecon desegni objektojn. Mi celas la malpli multekostajn aparatojn.
Ĉu diferencaj klavaroj povas esti uzataj?
Tio ne vere estas problemo de la programo. Tiu problemo estas solvita antaŭ la ekfunkciado de la programo. Tamen ĝi povas krei malfacilaĵojn por la uzanto, kiu ankoraŭ ne konas sian propran komputilon. Mi klarigos kion fari aliloke.
Kiel solvi la lingvo-problemon?
Ĉiu direktivo donita de la programo povas esti tradukita. La traduko estas metita en la “menuo” aŭ en leciono. La programo mem ne ŝanĝiĝas.
Ĉu oni povas skribi Esperantajn literojn?
Malmultekostaj ekranoj ne havigas tiun eblecon. Mi uzas la sistemon ch, gh, hh, jh, sh, ŭ, kiu miaopinie estas la plej taŭga. Nun la teksto de la lecionoj enhavas c“, g“, h”, ĵ”, s”, u”, sed tion ne vidas la lernanto. Tio permesas al mi rekoni la Esperantajn literojn kaj, kiam la ekranoj pliboniĝos, mi facile povos aperigi la ĝustan simbolon. Se la interna teksto enhavus ch, gh, sh … ktp, mi ne kapablus rekoni Esperanton dis de alia lingvo.
Kie oni povas mendi la disketon? Kiom ĝi kostas? La kurso ankoraŭ ne estas aĉetebla en la merkato. Kunlaborantoj
20
aktuale pagas nur la prezon de la disketo kaj sendokostojn. Tio egalas proksimume al 150 belgaj frankoj. Ili rajtas uzi la programon, sed ne kopii ĝin. Komence de 1987, oni povos akiri la programon ĉe: Esperanto-Domo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen (Belgio).
Kiam la programo estos preta? La programo estas jam nun uzebla. La antaŭviditaj plibonigoj nur malmulte ŝanĝos kion mi diris ĝis nun. Temas ĉefe pri la prezentado — nesubtaksenda tasko.
Aldone al tio, estas multaj detaloj kiujn oni tuj komprenas kiam oni uzas la programon.
Kiam la Franca-Esperanta kurso estos finpreta?
Neniam. Ĉiam aldoniĝos novaj lecionoj kaj la malnovaj estos plibonigataj. Komence de 1987 la unuaj dek lecionoj estos verkitaj. La postaj lecionoj estos tute en Esperanto.
Ĉu oni povas antaŭvidi tradukon de la Esperanta kurso
en aliajn lingvojn?
Traduko en la nederlandan verŝajne estos preta unue. Poste tio dependos de la sukceso de tiu ĉi unua metodo. Se alia pli bona kaj pli malmultekosta aperos, kompreneble ni traduku tiun unue.
Kiu estas la plej malfacila tasko, kiam oni verkas porkomputilan kurson?
Plej malfacila afero estas ne timigi la lernanton. Infano devas esti kapabla fari tion kvazaŭ kiel ludo. Daŭrigado de la lernado ankaŭ starigas problemon, sed la plej grava estas ke oni neniam povos esti certa ĉu la lernanto efektive legis ĉiujn prezentitajn informojn, eĉ kiam li respondis ĝuste.
21
— paĝo 14 de la PDF —
Ĉu oni povas apliki tiun ĉi programon en lernejoj? Mankas por tio ankoraŭ kelkaj funkcioj. Mi volonte aldonos ilin poste, se montriĝos bezono.
Eblas registri ĉion kion tajpas la lernanto, literon post litero, kaj kiam. Poste mi povos skribi programon kiu analizos la lernadon mem. Tiam mi povos respondi ankaŭ al demandoj kiaj: Kiom da tempo la lernanto bezonis por finlerni? Kiujn demandojn li malfacile memoris? Kiom da tempo li bezonis por respondo, kaj kiom da fojoj li eraris? Se la lernanto eraris, ĉu li eraris sur la unua, la dua aŭ la tria litero?
Por registri tiajn statistikojn, necesas reverki parton de la programo en maŝina lingvo: BASIC estas por tio tro malrapida.
e e eu x xx
Konsiloj al tradukontoj
Via traduko devas esti pli bona ol la originalo! Vi rajtas eĉ ŝanĝi la Esperantajn frazojn. Atentu pri la celo de la leciono. Vi rimarkos ke la franca teksto plej ofte estas pli longa ol la Esperanta. Tion mi faris intence. En viaj ekzemploj, provu ankaŭ montri la logikecon kaj simplecon de nia lingvo internacia.
Espereble vi komprenis, ke plej temporaba tasko estas la skribado kaj elprovado de la lecionoj. Kompare al tio, la skribado de la programo mem estas sensignifa. Mi pretigis kelkajn lecionojn por demonstrado, kaj daŭrigos la laboron ĝis la komenco de 1987. Sed poste, mi lasos la respondecon pri la kurso al profesiaj instruistoj, kaj programos ion alian kion ni urĝe bezonas: aŭtomatan korektadon de Esperantaj tekstoj.
Mi dankas ĉiujn kiuj jam helpis en tiu ĉi projekto, ne sciante ĉu ĝi sukcesos aŭ ne.
Mi ankaŭ deziras, ke ĉiuj kiuj laboras je simila projekto havu la kuraĝon daŭrigi, kaj iom da tempo por priparoli ĝin.
22
Instrumetodoj
CSEH-METODO Kelkaj konsiloj al instruantoj“
(kun aldonitaj aktualigoj laŭ metodika vidpunkto)
1. La kursejo estu kiel eble plej komforta kaj agrabla, kun oportunaj sidlokoj, bonaj lumo kaj hejto, por ke malkomfortaĵoj ne ĝenu la atenton, tiome necesan dum la lecionoj. Tre grava estas la granda kaj bona nigra tabulo, ĉar lernolibroj ne estas uzataj kaj la sola fonto de tekstoj estas la tabulo. La sidlokoj estu oportunaj por skribado.
Andreo Cseh konsilas uzi “nigran” tabulon. Nun plej ofte ĝi estas “verda” tabulo; krom ĝi estas konsilinde uzi t.n. “flanelan’ tabulon kaj fikseblajn sur ĝi diversspecajn bildojn, kiuj prezentas lernotajn objektojn, kiel ekzemple ŝipon, aviadilon k.s. aŭ situaciojn kiel trinki, veturi. La resto de la konsilo daŭre aktualas.
2. La nombro de la kursanoj estu inter 20 kaj 40. Pli aŭ malpli alta
nombro ne estas utila.
Laŭ la lastaj esploroj montriĝis ke la optimala nombro da kursanoj estu inter 8 kaj 15, por ricevi la plej bonajn rezultojn, kvankam laŭ ĉi-tiu metodo eblas gvidi grupojn eĉ pli grandnombrajn, ekz. 40 ĝis 100. Sed tiam la instruanto devas speciale adaptiĝi al tiaspeca amas-instruado.
3. La kursmaterialo sufiĉas por 20-25 duhoraj lecionoj. Ĝi ne estas
dividita en lecionojn, sed nur en punktojn. La instruisto povas interrompi la instruadon ĉie ajn, sed estas konsilinde rondigi la materialon por unu leciono.
La divido de kurs-teksto en punktojn anstataŭ en lecionojn estas tre moderna konsilo, kiu ebligas al lerta instruanto adapti la instrumaterialon al la nivelo de lia grupo aŭ al la cirkonstancoj. La plej taŭga tempedaŭro por ĉiu kurs- “horo” estas 90 minutoj. En tia periodo estu instruataj de 10 ĝis maksimume 20 punktoj.
23
— paĝo 15 de la PDF —
4.
24
Ne imitu sklave, sed ŝanĝu, transformu la materialon laŭ la bezonoj, precipe laŭ la personeco, temperamento de la instruisto kaj laŭ la klereco kaj interesoj de la lernantoj, kaj laŭ la lokaj cirkonstancoj. La skribita kursoteksto ne estu kateno por la instruisto, sed nur modelo kaj konsilo. Havu inventemon por ŝanĝi laŭ momentaj bezonoj.
Tiu-ĉi konsilo signifas, ke la vortprovizo ne estas strikte fiksita, sed ke la instruanto devas adaptiĝi al la aktualaj kondiĉoj, ekzemple en Eŭropo enkondukante la vorto “besto” li povas montri hundon, sed en Afriko en tia situacio elefanton. Ankaŭ la de A. Cseh uzatajn datojn oni ĉiam nepre aktualigu. La instruantoj, kiuj ne kuraĝas aŭ ne kapablas memstare uzi kaj adapti la metodon kaj materialon, neniam fariĝos bonaj Cseh-instruistoj. Kiu volas instrui spontanean uzadon de Esperanto devas mem kapabli spontanee adapti ĝin al aktualaj cirkonstancoj. Tiu adapto validas ankaŭ por klarigado de novaj vortoj. Kursgvidanto, kiu konas pli bonan manieron, ne timu uzi ĝin, kondiĉe ke ĝi efektive estas pli bona kaj ke la lernantoj pli rapide komprenas.
. Farante ŝanĝojn tamen atentu, ke la necesa ordo ne renversiĝu. La
nuna ordo estas rezulto de longa spertado. Facilanima ŝanĝado en la ordo de gramatikaĵoj kaj vortoj povas sin venĝi, kaŭzante malfacilaĵojn poste.
Oni rajtas ŝanĝi la vortprovizon, adapti ĝin al aktuala situacio, sed oni ne ŝanĝu la sinsekvon de gramatikaĵoj. Tiu kiu ne atentas la internan dependecon de la gramatikaj formoj (en la kursteksto) kondukas siajn lernantojn al marĉo el kiu ili jam ne plu povos savi sin; tion konfirmas la praktiko.
. La enkadrigitaj tekstoj estas skribotaj sur la tabulon, same kiel la
substrekitaj vortoj. Sur la tabulon oni skribu elegante kaj klare, tre klare, ĉar la lernantoj ja ne havas librojn.
Por plifaciligi la laboron por la instruanto, ni metis la nove enkondukotajn gramatikaĵojn marĝene, escepte la kadrojn, kiujn uzis Cseh mem. Estas bone prepari sur apartaj folioj la novajn (do substrekitajn en la kurs-teksto) aŭ enkondukotajn vortojn (ekster la teksto); ilia enkonduko nepre estu ligita kun bildo, gesto, priskribo pere de jam konataj vortoj. Tiucele oni povas uzi kiel ekzemplon la “Konversacian Vortareton”, kiu troviĝas en la help-materialo. Oni listigu la novajn vortojn kaj havu la liston antaŭ si, por ne instrui tro da vortoj en unu fojo. Se la situacio dum la leciono postulas de vi uzadon (enkondukon) de aliaj vortoj, oni faru tion forlasante la preparitajn, por eviti
enuon. La instruado okazu ĉiam en plej naturaj kondiĉoj; instruanto do ĉiam estu adapt(iĝ)ema.
. Koloran kreton uzu por atentigi pri novaj gramatikaĵoj (akuzativo,
verbotempoj, sufiksoj).
Estas bone de komenco uzi konsekvence la samajn kolorojn por la sama celo, ekzemple por substantiva finaĵo -o ĉiam flavan, por akuzativa finaĵo -n ĉiam ruĝan. Oni instigu ankaŭ lernantojn uzi kolorajn skribilojn.
. En la kurso la plej grava afero estas la personeco de la instruisto. Li
povas sukcesigi la plej malbonan metodon kaj povas detrui la plej bonan. Tial klopodu regi vin mem kaj vian taskon kaj fariĝu majstro en via fako.
La kursgvidanto estas la sola lingvo-aŭtoritato, kiun povas konsulti la kursanoj. Tial necesas ke la kursgvidanto mem kompetentu en la lingvo, parolu ĝin klare kaj internacie kaj bone komprenu ĝian strukturon. Por sukcese apliki la metodon oni krome devas funde kompreni ĝiajn bazajn principojn kaj fidi je ilia efiko.
. Ne rapidu en la instruado! Tio tute ne helpas. Se ne restas sufiĉe da
tempo, prefere forlasu partojn, precipe el la lastaj partoj de la kursteksto. Aŭ forlasu negravajn rakontaĵojn. Forlasado, mallongigado estas farebla en la jenaj partoj: punktoj 39-42 kaj 44-45 (mallongigu, se la nacia lingvo de la lernantoj jam posedas la akuzativon), 139, 156, 159, 170-177, 180-185, 197, 208, 227-229, 254, 255.
Ne rapidi en la instruado estas tre grava konsilo, kiun tro ofte neglektas la kursgvidantoj. Oni sekvu ĉiam la proverbon “Ripetado estas la patrino de lernado”. Tamen tiu ripetado estu varia por eviti enuon; oni devas konscie ripetadi. Oni ja “ne skribu sur akvon, sed ĉizu en ŝtonon” (paroloj de Cseh). La kursgvidanto stampu en la cerbon de siaj lernantoj Esperanto-strukturojn, por malhelpi ke ili pensu laŭ nacilingvaj strukturoj. Ili de komenco devas lerni pensadi Esperante, sen traduki el nacia lingvo. Tio estu unu el inter la ĉefaj celoj de kursgvidanto.
10. Mia laboraĵo tute ne estas perfekta. Tial mi petas la ŝatatajn geko-
legojn, ke ili bonvolu kritiki kaj plibonigi kaj pri tio min sciigi. Kun dankemo mi akceptos iliajn proponojn kaj konsilojn.
25
— paĝo 16 de la PDF —
H.
12.
19:
14.
26
Kunlabora grupo ĉe I.E.I. volonte akceptos viajn rimarkojn, informojn, spertojn, speciale kiam ili temas pri de kursgvidanto uzataj aliaj helpiloj. Eventuale 1.E.I. aldonos ilin al la kursmaterialo aŭ al la listo de helpiloj.
En la lecionoj klarigu ĉion bone kaj plene laŭ la bezonoj. Ne kontentiĝu per la respondo de la lernantoj “Ni komprenas”. Lerta instruanto rimarkas se tiu respondo ne estas sincera.
Necesas ne nur klare prezenti kaj komprenigi la instruataĵojn, sed ankaŭ praktikigi ilin. Oni ne kontentiĝu per la respondo “Mi komprenas”, sed postulu ekzemplon, por konstati ĉu vere la prezentita ero estas komprenita.
Informiĝu pri la gramatikaj reguloj kaj karakterizaĵoj de la nacia lingvo de via kursanaro, por ke vi povu trovi la plej facilan kaj taŭgan manieron de la klarigado.
Havante internacian grupon de lernantoj, ekzemple dum kongreso aŭ Esperanto-ferio, oni klopodu komprenigi la novajn nociojn per simpla, klara maniero, surbaze de la ecoj de Esperanto, sen konsidero pri naciaj lingvoj.
Ĉiam petu poste konsilojn de spertaj samideanoj, ĉeestantaj viajn lecionojn.
Se “spertaj samideanoj” ĉeestas la lecionon, la kursgvidanto ne permesu al ili interveni dum la leciono; ĉiuj rimarkigaj diskutoj okazu poste, sen ĉeesto de lernantoj.
Preparu vin bone al ĉiu leciono, por ke vi estru la materialon kaj la lernantaron.
Ne-uzado de nacia lingvo devigos instruanton al plej detala sinpreparo por la leciono; oni devas atente konatiĝi kun la instruotaj temoj por la lecionoj. Elekti konforman vortprovizon, bezonotajn objektojn kaj teknikon de prezentado. La prezentado de novaj vortoj aŭ gramatikaĵoj devas esti tiel bone pripensita kaj pretigita, ke ĝi kreu ĝustajn (ne erarigajn) asociaĵojn kaj gvidu al ĝusta kompreno. Oni devas memori ke en tiu ĉi metodo la lernanto mem induktas la regulojn de la lingva sistemo kaj malkovras la sencon de la prezentataj lingvaĵoj.
Estas konsilinde pristudi la bezonatajn gestojn kaj pantomimojn kaj praktiki ilin, ekzemple antaŭ spegulo, uzante ĉiun instru-helpilon uzotan dum la leciono, al imaga kursanaro. Nur dum aktiva praktikado oni konstatas eventualajn malfacilaĵojn. Sekve oni devas memori pri jenaj bazaj instru-paŝoj “de konataĵo al nekonataĵo”, t.e. uzi nur konatajn vortojn por enkonduki
novajn gramatikajn elementojn — vidu la Konversacian Vortareton — aŭ uzi konatajn gramatikajn elementojn por enkonduko de novaj vortoj, do sekvi la duan instru-paŝon: “de pi facila al pli malfacila”.
15. Ne donu tro grandan materialon en unu leciono, ĉar la cerbo bezonas tempon por digesti, same kiel la stomako.
Apliku tiun ĉi konsilon ĉiam! Estus ankaŭ bone memori la saĝan konsilon de Zamenhof: “ne tro multe, ne tro krude per unu fojo”.
16. Dum la lecionoj parolu malrapide kaj tre klare. Haltu inter la frazpartoj, por ke la vortoj ne kunfluu. En la parolo oni ne povas vidi la distancojn inter la vortoj, kiel en la skribo. Per lerta kaj agrabla, sed ne tro aktoreca modulado de la voĉo pentru la enhavon de viaj diraĵoj.
Memoru ke oni instruas ne nur parol-kapablon, sed ankaŭ aŭd-komprenkapablon.
17. Faru nur tiajn demandojn, je kiuj oni povas doni certan respondon. Postulu ĉiam kompletan respondon; ne akceptu nur “jes” kaj “ne”. La celo de la metodo estas ĝuste la paroligo de la lernantoj. En la komenco de la kurstekstoj staras la plenaj respondoj, sed por ŝpari spacon, poste ili estas mallongigitaj. Sed en la kurso la lernantoj devas respondi ĉiam per kompleta frazo, ĝis la kursfino.
Dum plifirmigaj ekzercoj oni postulu kompletajn respondojn uzante “KI- demandojn” aŭ kompletajn negativajn respondojn al “CU-demandoj” — vidu “Informoj pri la kurso”, punkton 3 — “KI-demandoj” pli bone enigas la kursanon en la sistemon de la lingvo Esperanto. Oni postulu ke la lernanto mem starigu la demandojn (kompreneble helpe de la instruanto). Kapablo starigi demandojn gravas por ĉiutagaj dialogoj. Estas pli facile respondi demandon ol krei ĝin.
18. En la kursteksto la korektado sur la tabulo estas notita per tras-
treko. Sed dum la lecionoj oni faru ĝin simple per viŝilo kaj enskribu la novan tekston en la lokon de la forviŝita.
27
— paĝo 17 de la PDF —
19. Por dumleciona uzado estas konsilinde fari mallongigitan ekstrakton el tiu ĉi kursteksto, por kontroli la sinsekvon de la partoj kaj malebligi forgesadon pri gravaĵoj.
Vidu la libron “Metodiko en la Praktiko” (paĝojn 55 kaj 79) apartenantan al la deviga literaturo por Cseh-instruantoj.
20. La aldonitaj koloraj folioj servu kiel modeloj por la disdonotaj paperoj. Demandarojn oni povas disdoni pli ofte, kun laŭplaĉaj demandoj. Belajn kalendaretojn presigis la Internacia Esperanto- Instituto, kiu volonte sendas al la kursgvidantoj laŭbezonan kvanton je simpla peto per poŝtkarto. Estas utile disdoni al la lernantoj aliajn presaĵojn, ekz. turismajn prospektojn kaj ekzemplerojn de gazetoj, kiujn la kursgvidantoj povas facile akiri senpage. Tiaj donacetoj estas agrablaj por la lernantaro.
21. Komencu ĉiun lecionon per kelkaj demandoj, kiuj ripetas la materialon de la lasta leciono.
La unuajn 5-10 minutojn oni dediĉu al ripetado de la lasta leciono. Tiu ekzerco ne nur helpos al la kursgvidanto orientiĝi ĉu la instruita materialo estas “digestita’ de la lernantoj, sed samtempe oni “varmigas” la parolorganojn kaj pretigas sin al la Esperanto-parolado.
22. Decan bonhumoron, ŝercojn apliku inter pripensitaj limoj. Nobla gajeco origu vian laboron. Zorge evitu demandojn aŭ aludojn, kiuj povus ofendi aŭ ĝeni iun. Faru vian laboron elegante por imponi.
Oni zorgu ne tuŝi religiajn aŭ politikajn “tabuojn’. Oni estu ankaŭ sentema al fremdaj kultur-kutimoj. Cseh-instruisto, kiu ofte laboras en fremdaj landoj, devas esti speciale atentema ĉi-rilate.
23. Vivigu vian tutan laboron amo al Esperanto kaj amo al viaj lernantoj. Tiam vi brile sukcesos kaj miaj konsiloj estos superfluaj.
Tie ĉi “amo” inkludas respekton, kiun oni havu kaj montru al ĉiu homo.
— paĝo 18 de la PDF —
b. ĝi estu maksimume ekonomia, t.e. kiel eble plej facila kaj por la parolanto kaj por la aŭskultanto;
c. ĝi estu maksimume estetika;
ĉ. ĝi estu kiel eble plej elasta, por ke ĝi povu ĉiam akomodiĝi al la cirkonstancoj.
La kriterioj de “aposteriorisma” lingva idealo, formulitaj de EDWARD SAPIR estas tre proksimaj al tiuj de TAULI: la internacia helplingvo estu simpla, regula, logika, racia, riĉa, elasta; samtempe: plej facile lernebla kaj plej multflanke uzebla. Krome: ĝi povu esprimi ĉiujn nuancojn kaj estu malfermita t.e. evolukapabla. Estas evidente, ke tiu idealo estas nerealigebla, des pli, ĉar inter la kriterioj troviĝas kelkaj, kiuj sin ekskludas, ekz. facileco kaj riĉeco je nuancoj k.s. Cetere tion rimarkas mem SAPIR: “La idealoj ekzistas ne por ilin efektivigi. Multe pli ili ekzistas por montri la evolu-direkton.”
OTTO JESPERSEN iras unu paŝon plu: li kategorie deklaras, ke neniu elemento de la internacia helplingvo estu elpensaĵo de la aŭtoro, sed — laŭeble — ĉiuj ĝiaj elementoj estu internacie konataj. Se tiu principo en certa okazo ne estas realigebla, tiam oni elektu elementon, kiu estas plej proksima al la fundamenta idealo, t.e. la maksimuma kompreneblo per maksimuma facileco por la plej granda nombro da homoj. La lingva idealo de JESPERSEN jam montras la direkton al la t.n. “naturalismo” (al tiu temo ni revenos pliposte). La t.n. “naturalismaj” projektoj estas simplaj simulaĵoj de la “naturaj” lingvoj, la “naturalistoj” fabrikas kaj ne kreas, imitas kaj ne inventas.
Resume:
La “aprioraj” modeloj estas centripetaj: direktiĝas el la eksterlingva realaĵo al la lingva medio. Ilia esenco estas la analizado de la konceptaj kategorioj, kiuj transformas certan segmenton de la eksterlingva objektiva mondo je lingva substanco. Oni supozas, ke oni jam scias ĉion pri la eksterlingva mondo kaj ke oni kapablas ĉion “lingvigi”. Ĉiujn eblajn situaciojn de la fenomenoj kaj eventoj la aprioristo anali-
10
=
zas logike, organizas ilin hierarkie kaj poste la tiel fiksitan sistemon transmetas en la retaron de lingvaj signoj. La “aprioristo” ne konsideras la fakton, ke la priskribo de la eksterlingva realaĵo estas ĉiam relativa kaj neniam povas esti plena/tuta/perfekta. Oni ne konsideras la rolon de la lingvo en la pensado kaj konceptado de la eksterlingvaj faktoj kaj oni erare pensas, ke tiuj faktoj estas rekte kaj senpere transformeblaj je lingvaj signoj. Tiu transformado (aŭ kiel ni antaŭe nomis ĝin: tradukado) okazas ne per lingvistikaj rimedoj kaj tial ili estas ĉiam arbitraj.
La “aposterioraj” modeloj estas centrifugaj: ili deiras de la lingvo, restas ĉiam interne de la lingvo, operacias per lingvistikaj rimedoj kaj pere de ilia semantiko interrilatiĝas kun la eksterlingva mondo. (Pri ili pli detale ni parolos pliposte.)
Fine: restis respondenda ankoraŭ la demando: kia estas la rilato inter la du sistemoj? Ekzistas du ekstremaj opinioj. Laŭ la unua — inter ili estas nenia rilato, estas du, tute diversaj problemaroj (MAX MUL- LER). Laŭ la alia: la “aposterioraj” modeloj estas organikaj daŭrigoj de la “aprioraj” (A.G. VOLKOV). Niaopinie: la du modeltipoj estas du polusoj de la sama kontinuo kaj inter tiuj du polusoj ekzistas multaj tre diversaj, miksaj kaj transiraj variantoj.
5. Estas ofte problemo: kiel nomi per komuna termino la “apriorajn” kaj “aposteriorajn” projektojn? En lingvoscienco ĝenerale oni nomas tiujn sistemojn ““artefaritaj/artaj lingvoj”, por ilin distingi de la t.n. “naturaj lingvoj” — t.e. de historie evoluintaj, etnaj/ naciaj lingvoj. En la lingvistika literaturo la plej ofte rolanta nomo estas “artefarita help-lingvo”, “internacia arta lingvo” k.s.
5.1. La opozicio matura-arta nur laŭnome aludas al la pra-Helena Kratilismo, al la physeu-thesei-diskuto. Apenaŭ troviĝas hodiaŭ serioza lingvisto, kiu asertus, ke la homa lingvo estas produkto de la
11
— paĝo 19 de la PDF —
Gvidlibro por instruantoj:
Cseh-Kurso. Gvidilo por instruantoj, sesa eldono, parte reviziita. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, Den Haag, 1986. 147 paĝoj. Mendebla ĉe I.E.I.
Instrumetodaj gvidlibroj:
Zagreba metodo — Skizaj instrukcioj por kursgvidantoj. Eld. Internacia Kultura Servo. Amruŝeva 5/1, YU-41000 Zagreb, 1985. 8 paĝoj. Mendebla ĉe la eldonejo.
En novan mondo — Eichholz, Vilma Sindona — Rektmetoda kurso por geknaboj. Gvidlibro. Eld. Esperanto Press, Bailieboro, Ontario KOL 1B0, Kanado, 1986. 150 paĝoj. Mendebla ĉe la eldonejo. Esperanto-Ludado-Metodo — Nova spontanea maniero lerni la Internacian Lingvon. Informoj ĉe: Ceara Esperanto-Asocio, Gilberto Martins Borges Filho, Rua Josĉ Marrocos 415, CEP: 60.325 Fortaleza-Ceara, Brazilo.
Esplor-Kreiva Vojo al efektiva regado de fremdaj lingvoj. D-ro W.
Knibbeler (Universitato de Nijmegen, Erasmusplein 1). Esperanta adapto de Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl, 1986. 21 paĝoj. Mendebla ĉe O. Hoekstra.
— paĝo 20 de la PDF —
Lingvistiko
LA NORVEGA LINGVO
Odd TANGERUD
Evoluo kaj nuna stato. — Klarigo pri la fakto, ke ni havas du oficialajn lingvojn: unu bazitan sur la indiĝenaj dialektoj, nomitan Nynorsk (Novnorvega), kaj alian nomitan Bokrn4l (Librolingvo), kiu norvegiĝis el la dana. Ambaŭ estas vigle vivaj kaj havas riĉan literaturon.
La ĝermanaj lingvoj formas tri ĉefajn branĉojn: la gotan, la okcidentĝermanan kaj la nordajn lingvojn. La gotaj lingvoj estas mortaj. Okcidentĝermanaj lingvoj estas inter aliaj la germana, la flandra kaj la angla. La nordaj lingvoj estas la dana, la sveda, la norvega, la feroa (fereya) kaj la islanda. El tiuj la islanda konservis plej fidele la strukturon de la mezepoko, kaj grandparte faris tion ankaŭ la feroa. La aliaj nordaj lingvoj tiriĝis grade en la internacian lingvan “kirlilon”. La distingo inter la tiel nomataj fortaj kaj malfortaj verboj — ofte nomataj neregulaj kaj regulaj — iom malaperas. La ŝanĝo de vokaloj en la konjugacioj ofte malaperas; la kazoj malaperas kaj estas anstataŭigataj per pli fiksa vortordo en la frazoj; la vokala riĉeco en la pluralo de substantivoj malaperas. Alie dirite, unuformiĝo pli kaj pli karakterizas la lingvan evoluon.
En 1380 Norvegio kaj Danlando pro heredo unuiĝis sub la dekjara reĝo Olav Hakonsson. Tiu unuiĝo daŭris ĝis 1814. Dum tiu tre longa periodo la reĝoj loĝis en Kopenhago. Sekve nia lando estis administrata de tie, kaj la ŝtataj aŭ publikaj oficistoj ĉefe elektiĝis inter danoj. En la jaro 1604 la norvegaj leĝoj estis tradukataj el la mezepoka norvega lingvo en la danan, kaj en 1687 oni ellaboris tute novan leĝaron en la dana lingvo.
La sola universitato situis en Kopenhago, kaj en 1629 la registaro postulis, ke pastroj havu universitatan ekzamenon por ekhavi poste-
30
nojn. La instruon oni faris en la dana lingvo. En la jaro 1537 la lutera religio estis enkondukata en Norvegio. Tio necesigis novan instruon, novajn presitajn tekstojn kaj novajn librojn. Tekstoj kaj libroj presiĝis en Danlando, kiu sola havis presejojn. La unua tie stariĝis en 1480. La unua presejo en Norvegio komencis presadon en nialgranda skalo en 1643, kaj ĝi presis nur danlingve. La “Nova Testamento” de la Biblio tradukiĝis en la islandan lingvon (mezepokan norvegan) en 1539, “uv el la motivoj kial la islanda lingvo restis tiom pura. La danoj ricevis sian bibliotradukon en 1529. Tiu traduko estis ankaŭ la sola por Norvegio, kaj la religia lingvo estas tre influita de tiu dana iraduko. Dio ja ne parolis la norvegan lingvon, kaj precipe ne dialektinfluitan lingvaĵon. Nia unua bibliotraduko aperis nur en 1873 ĉr l lingvo, kiu poste nomiĝis Bokmdl. En la lingvon Nynorsk tradukiĝis la “Nova Testamento” en 1889, kaj la tuta Biblio en 1938.
En 1811 la absoluta monarko, post jaroj de postuloj de nOVEGOJ. fondis la norvegan universitaton en Oslo — kiu tiam nomiĝis Christiania (ekzemplo pri danigo de mezepokaj norvegaj nomoj). =
Post la Reformacio en 1537 (en Danlando 1536) la sola skriba lingvo estis la dana. Religia konfirmacio fariĝis leĝe deviga en 1138, kaj sekvis ĝin iom pli sistema instruado en legado. Longajn religiajn tekstojn oni devis lerni parkere. La lingvaĵo en tiuj tekstoj estis tiel inerada la la ĉiutaga parolmaniero de la kamparanoj en niaj valoj, Kiuj faris la lukton por vivteni sin sur deklivaj kampoj, ka arbaroj kaj en la montaro, ke ĝi evoluis laŭ propraj internaj leĝoj. Tamen, kiam MUVSEOJ), kiuj ne studis en Kopenhago, legis danajn tekstojn, ili legis ilin kun norvega prononco, ĉar la du lingvoj tiom similas, ke kio bone eblas. La vortprovizo estas grandparte la sama. Norvegio estis kampara lando, kaj la urboj estis etaj. La urbanoj estis forte ligitaj al Mi komngara sni kaj ĉiuj parolis sian lokan dialekton. Tial la parolata lingvo restis sen tro forta eksterlanda influo, sed super ĝi kuŝis ia tavolo de alsuora parolmaniero bazita sur skriba dana lingvo. Tio estas la origino de kelkaj sociolektoj en Norvegio.
31
— paĝo 21 de la PDF —
La dua urbo laŭ grandeco estas Bergen, sur la okcidenta marbordo. Tiu urbo estis grava komerca centro por la Hanso-organizo en la nordgermanaj urboj. La renkontiĝo de du malsamaj lingvoj kiel la norvega kaj la germana kaŭzis, ke en tiu urbo tute malaperis el la lingvo la ina gramatika genro, kaj la opozicio kontraŭ Nynorsk estas forta.
En 1814 Norvegio kaj Svedio unuiĝis post la devigita konsento de la dana absoluta monarko. Reprezentantoj de la diversaj regionoj de la lando kunvenis kaj faris sufiĉe demokratan konstitucion. La sveda reĝo subskribis, kaj ĝis 1905 la du ŝtatoj havis siajn proprajn parlamentojn, proprajn registarojn, propran armeon, propran militŝiparon, propran oficistaron, propran unstrusistemon. Tamen, ĉar la norvega lingvo ne estis konservita en skriba formo, oni daŭre uzis la danan, kiu estis preta en legolibroj, religiaj tekstoj kaj juraj dokumentoj. Dum tiu jarcento oni multe plibonigis instruadon kaj konstruis lernejojn. La rezulto estis, ke la skriba dana lingvo fariĝis eĉ pli forta post la politika rompiĝo ol antaŭe. Tiu nekontentiga situacio ne povis daŭri. Tio estas la komenco de la lingva batalo, kiu ankoraŭ daŭras.
Norvegio estas longa lando per valoj fendita. Tial ni havas ege multajn dialektojn. Estas malfacile akceptigi devigan ortografion kaj gramatikajn formojn. La dana skriba lingvo havas nur du gramatikajn genrojn. La norvega havas tri. En certaj sociaj tavoloj oni konservis danan skribmanieron kaj prononcon bazitan sur ĝi, kaj oni forte batalis kontraŭ inaj gramatikaĵoj, kaj nedanaj deklinacio kaj konjugacio.
Du personoj estas precipe menciindaj pro ilia influo sur la lingva evoluo: Knud Knudsen kaj Ivar Aasen.
Knud Knudsen (1812-1895), filo de malriĉa subfarmisto, akiris universitatan diplomon kaj fariĝis instruisto en liceo em (Christiania (Oslo). Li adoptis lingvopolitikan programon bazigi la skriban norvegan lingvon sur la jam uzata dana lingvo, kaj de jaro al jaro grade norvegigi ĝin per adopto de aparte norvegaj vortoj kaj norvegaj formoj en konjugacio kaj deklinacio. Mankas al la dana lingvo vortoj pri la norvega naturo, ĉiutaga vivo en laboro kaj en libertempo en valoj, inter
32
montoj, kaj en fiŝistaj medioj laŭ la longa rokoplena marbordo. La elparolo estus tiu de la popolo mem. Rilate “popolon” li pensis pri ordinaraj iom edukitaj personoj. Tial li agnoskis sociolektojn kiel la ĉefan bazon por nacia lingvo. Malgraŭ tio li aspektis tro radikala al konservemuloj, kaj forta lingva batalo eksplodis sekvata de insultvortoj je ambaŭ flankoj, stato kiu bedaŭrinde ankoraŭ daŭras. = | Bokmil (“Librolingvo”) estas nun unu el niaj du oficialaj lingvoj, kaj ĝi baziĝas sur la programo de Knud Knudsen. Pro la multaj malsimilaj dialektoj ĝi estas tre libera, permesanta grandan nombron da dialektaj vortoj, parolmanieroj, elekto inter diversaj konjugaci-sistemoj, uzado de ina genro k.t.p. En la tridekaj jaroj oni preskaŭ neniam aŭdis en la radio vere popolan parolmanieron. Hodiaŭ tio estas la normala. Originaj dialektoj kaj sociolektoj estas samrajtaj. Bokmdl estas vera norvega lingvo, kaj la similecon al la dana kaŭzas la komuna origino. Aldone estas menciinda ke Knud Knudsen komencis la lukton kontraŭ la nenecesa uzado de la tiel nomataj fremdaj vortoj el neskandinava origino, eldonante grandan vortaron en kiu li proponis nordajn vortojn anstataŭ tiuj, kiuj enŝteliĝis el nenordaj lingvoj. Hodiaŭ demokratece superrigardas la lingvan evoluon la «Norsk sprakrad» (Norvega lingvo-komitato), kies bultenon (Spraknytt) oni povas senpage aboni ĉe la adreso: Norsk Sprakrad, Postboks 8107 Dep, N-0032 Oslo ). Ivar Aasen (1813-1896), filo de malriĉa kamparano kaj fiŝisto, estis aŭtodidakto. Tamen li fariĝis unu el la plej grandaj lingvistoj pri nordĝermana filologio. Li vidis, ke troviĝas tri tempoperiodoj en la evoluo de la norvega lingvo: | 1. Gamalnorsk – malnova mezepoka norvega lingvo, konservita en norvegaj kaj islandaj tekstoj, ĝis proksimume 1350; Nu 2. Mellomnorsk — mezperioda norvega lingvo, ĉefe parolata, pli kaj pli branĉiĝanta en dialektoj kaj grade perdanta la mezepokan ĝermanan gramatikan formsistemon, ĝis proksimume 1537, la jaro de la ŝanĝo de religio;
33
— paĝo 22 de la PDF —
3. Nynorsk — la novnorvega lingvo, konsistanta el la dialektoj parolataj en ĉiuj partoj de la lando, dum la periodo de la 16-a jarcento ĝis hodiaŭ, sen skriba normo.
Ivar Aasen volis tute forĵeti la danan lingvon kaj fari (fakte kolekti) novan skriban lingvon bazitan sur la plej disvastigitaj puraj dialektoj, kaj samtempe li konservis plejeble la konekton kun la mezepokaj ortografio kaj gramatiko. La norvega Storting (Parlamento) asignis al li specialan salajron, kiun li ricevadis dum la resto de sia vivo. En 1848 li eldonis sian gramatikon, riĉan je referencoj al dialektaj formoj kaj al aliaj ĝermanaj lingvoj, krom al la mezepoka norvega. Mia ekzemplero enhavas 371 paĝojn. Vortaron li eldonis du jarojn poste. La eldono en mia posedo nombras 976 dukolumnajn paĝojn kun po 63 linioj. Al ĉiu kapvorto estas donita serio de dialektaj formoj kaj ties etimologio. Tiu lingvo nun havas la nomon Nynorsk, same kiel la lingvohistoria periodo.
La uzantoj de Nynorsk havas la duonon de sia reprezentantaro en la Norsk Sprakrad. Tamen Bokrndl disponas la pli fortan pozicion el tiuj du lingvoj. Nia Storting decidis ke Nynorsk okupu 20 90 de la programoj en radio kaj televido. Lernolibroj estu eldonataj en ambaŭ lingvoj samtempe. Ambaŭ lingvoj estas instruataj en la bazaj lernejoj kaj en la liceoj. Je la fina ekzameno de liceoj, la lernantoj devas plenumi skriban ekzamenon en ambaŭ lingvoj. Publikaj oficistoj devas respondi en la sama lingvo en kiu leteroj al ili estas skribitaj.
Jen kelkaj ekzemploj pri la strukturo de la nuna norvega lingvo, en singularo, ĉar la du lingvoj esence konsistigas nur unu saman lingvon:
NYNORSK BOKMAL Substantivoj virgenraj:
hane (virkoko) — hanar (virkokoj) hane — haner hest (ĉevalo) -— hestar (ĉevaloj) hest — hester gjest (gasto) — gjester (gastoj) gjest — gjester fot (piedo) – feter (piedoj) fot — fetter 34
Substantivoj ingenraj:
kone (ino) — koner (inoj) | bru (ponto) – bruer (pontoj) elv (rivero) — elvar (riveroj) bok (libro) — boker (libroj) Substantivoj neŭtraj:
auge (okulo) -— auge (okuloj) skip (skipo) — skip (skipoj)
Nedifinaj artikoloj en la tri genroj: ein-ei-eil (vira — ina — neŭtra)
Difinaj artikoloj, sufiksigitaj kiel kutime en
hanen — kona – skipet En pluralo: hanane — konene – skipa
Adjektivoj en la tri genroj: rik (riĉa) —rik-—rikt
stor (granda) —stor — stort Komparacio:
rik — rikare — rikast
stor — stgrre — stgrst
Numeraloj:
ein -ei—eitt (unu; en la tri genroj)
kone — koner bru — bruer elv — elver bok — bgker
gye gyer/9yne skip — skip
en—-ei/en~-et
nordaj lingvoj: hanen — kona/konen – skipet
hanane — konene – skipa/skipene
rik-rik-rikt stor — stor— stort
rik — rikere — rikest stor — stgrre — stgrst
en—ei/en—ett
La ceteraj numeraloj estas identaj en la du lingvoj:
to — tre – fire — fem — seks — sju — dtte — ni — ti
Pronomoj personaj:
eg (mi) meg (min) du (ci) deg (cin) han (li) han (lin) ho (ŝi) henne (ŝin) vi (ni) OSS (nin) de (vi) dykk (vin) dei (ili) dei (ilin)
JEg meg du deg han han hun henne vi OSss dere dere de dem
35
— paĝo 23 de la PDF —
Posedaj formoj:
min (mia) – mi — mitt din (cia) — di — ditt hans (lia)
hennar (ŝia) “
vĝr (nia) — vr — virt dykkar (via)
deira (ilia)
min — mi —mitt din — di — ditt hans
hennes
var — vĝr — virt deres
deres
Pronomoj nedifinaj havas neregulan deklinacion, kaj malsimilas en la du lingvoj precipe en vokaloj. La neŭtra finaĵo estas plej ofte f.
Tiel nomataj malfortaj verboj:
krevja — krev — kravde — kravd
(postuli — postulas — postulis — postulinta) flira — flirer — flirte — flirt
(ridi — ridas — ridis — ridinta)
hoppa — hoppar — hoppa — hoppa
(salti — saltas — saltis — saltinta )
Snu — snur — snudde — snudd
(turni — turnas — turnis — turninta)
Tiel nomataj verboj fortaj:
bita — bit — beit — biti
(mordi — mordas — mordis — mordinta) bryta — bryt — braut — broti
(rompi — rompas — rompis — rompinta) drikka — drikk — drakk — drukki (trinki — trinkas — trinkis — trinkinta) finna — finn — fann — funni
(trovi — trovas — trovis — trovinta)
lesa — les — las — lesi
(legi — legas — legis — leginta)
taka — tek – tok – teki
(preni — prenas — prenis — preninta) blasa — blzs — bles — blŝsi
(blovi — blovas — blovis — blovinta)
Infinitiva signo estas A, kiu lokiĝas antaŭ la
Helpverboj por tempo estas du: hava — hev — hadde – hatt
ha — har — hadde — hatt
(havi — havas — havis — havinta) vera — er — var — vori
(esti — estas — estis — estinta)
36
kreve — krever — krevde — krevd flire — flirer — flirte — flirt hoppe — hopper — hoppa/hoppet —
hoppa/hoppet SNU — snur — snudde — snudd
bite — biter — bci – bitt
bryte — bryter— brat — bruti drikke — drikker —drakk — drukket finne — finner — fant — funnet
lese — leser — leste — lest
ta— tar – tok — tatt
blase — blaser — blŝste — blist
verbo:
ha — har — hadde — hatt
VETE — EI — VAI — VErt
ŭ li ] i ioj j bro. baŭ lingvoj perdis la fleksiojn en persono kaj nom LI os N i morsk konservis la akordon en genro kaj nombro kaj inter perfekta participo kaj
substantivo. Bokmidl perdis la akordon en genro.
Tiu ĉi superrigardo estas supraĵa. La diferenco inter radikalaj kaj konservativaj formoj estas multe pli granda ol mi montris ĉi tie. Tre granda nombro da vortoj havas kromajn formojn en ortografio kaj en gramatikaj finaĵoj, kaj estas pro ili, ke la lingva batalo ofte estas tre akra. Konservativaj Bokmdl-anoj (kiuj starigis propran organizon) forte batalas kontraŭ la konjugacio hoppe — hopper — hoppa – hoppa (salti); kontraŭ inaj formoj de substantivoj, kiujn ili deklinacias kiel la viraj; kontraŭ la uzado de preteritaj participoj de la fortaj vertoj: kaj kontraŭ la difina substantiva formo neŭtra plurala skipa”. Estas ĉefe la vokalo a, kiun ili atakas. Tiuj formoj estas tiuj, kiuj plene malsimiligas la hodiaŭn Bokrn4l de la skriba lingvo en la frua duono de la 19-a jarcento. NS | De la alia flanko oni provas konservi la originajn norvegajn formojn, kaj Nynorsk pli fidele provas eviti nenecesan komalsio de fremdaj vortoj. Nynorsk estas ja pli kampara, kaj Bokmil pli urba. Preskaŭ ĉiuj norvegoj parolas dialektojn, kiuj estas meze inter la du oficialaj lingvoj, eĉ en la urboj.
La adreso de la aŭtoro: Lillebo, N-3300 Hokksund (Norvegio)
37
— paĝo 24 de la PDF —
Forumo
Ĉu ekzistas “hungarsperanto”?
En la Akademiaj Studoj [Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanado, p. 40-44] aperis kontribuaĵo al la dialektologio de Esperanto, verkita de Bernard GOLDEN. La verkinto, kiu estas eksterlandano loĝanta en Hungario, havas okazon sekvi la Esperantan lingvouzon de Hungaroj, kaj en skriba kaj en parola lingvaĵo. Kolektinte kelkajn — laŭ lia opinio karakterizajn — erarojn de Hungaroj, li alvenas al la kategoria konstato, kvazaŭ la Hungaroj parolus iun “dialekton” de Esperanto, de li nomatan (iom cinike) “hungarsperanto”. Ĉar tiu lia konstato estas ne nur ofenda por tiu nacio, kiu gastigas lin, sed estas danĝera (ĉar tute similajn “sperantojn” oni povus trovi ankaŭ ĉe aliaj nacioj!) ni devas fari kelkajn rimarkojn kaj ĝustigi iomete liajn troigojn.
1. Eble sinjoro GOLDEN aŭdis ion pri la interfero, t.e. pri la interĝenado de du konfliktantaj lingvoj. Tio, kion li kolektis, estas similaj eraroj de iuj (ĉu Hungaroj aŭ ne), kiuj malbone regas la lingvon kaj faras erarojn. Ni kolektis tiujn specifajn erarojn de Hungaroj por konstrui la didaktikan “erar-gramatikon” de Hungaroj. Ili estas sufiĉe multnombraj kaj ili atentigas nin pri tio, ke dum la instruado de Esperanto al Hungaroj kion ni devas pli forte ekzerci, kie estas la alergiaj punktoj de la lernata lingvo surbaze de nia gepatra.
2. Mi havis kaj havas okazon partopreni diverslandajn seminariojn, kolokvojn, simpoziojn, kie ĉeestas plur-deko da divers-lingvanoj. Mi gvidis similajn kursojn por pedagogoj en la plej diversaj landoj, kaj ĉie mi povis konstati, ke ĝis kiam iu atingas certan nivelon, la gepatralingva influo montriĝas en lia/ŝia lingvaĵo. Tamen, mi neniam kuraĝus paroli pri “bulgarsperanto, italsperanto, francsperanto” — kvankam laŭ la kriterioj de GOLDEN ili minimume tiomgrade ekzistas, kiel lia eltrovaĵo, la “hungarsperanto”.
38
3. Fine mi demandas: ĉu li estas absolute konvinkita, ke tiu Esperanto, kiun li uzas, estas vere LA Esperanto, aŭ ankaŭ tio estas ia “X- speranto”? Kaj se li estas konvinkita pri tio, ĉu li mem prijuĝis tion pri si mem, aŭ iu alia konstatis tion pri li?
39
— paĝo 25 de la PDF —
Ruĝa Krajono
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. [Zamenhof]
Ĉi-foje la preseja koboldo vizitis nian redaktejon kaj tre aktive enmiksiĝis en la tekstojn de la dua numero de IPR/1986. La kaŭzo — kiu klarigas sed ne pardonigas — estas, ke la redaktoro volis nepre aperigi la numeron antaŭ la 20-a Konferenco. Por sukcesi tion fari, la numero aperis sen pres-provaĵa korektado. Bonvolu korekti en via ekzemplero la sekvajn erarojn:
Paĝo Linio
Erare
Ĝuste
1 2
oo ~I
13
IV/ 19
20
21
40
6 11-12
des pli malmulte en nia agado sur ĉiu nivelo: en la preparado de instruistoj alparolas
siajn
el la
kio reprezentas La unua fremdan en niajn lernejoj ke ni okupiĝas tute ne estas finite rimedoj
en daŭre SZENT-GYORGY sicas
le “eksterlernejaj” malfrotiĝas raportaĝojn TrIceVus
la bruo
ju pli forte
bazigas
realigas
detalo
des pli malmulta
forstrekenda duoblaĵo alparoli
ĝiajn
al la
kiu reprezentas La unuan fremdan en niaj lernejoj
ke ni okupiĝu
tute ne estas finita rimedojn
en daŭra SZENT-GYORGYI scias
la “eksterlernejaj” malfortiĝas raportaĵojn ricevas
je bruo
ju pli forta
baziĝas
realiĝas
detale
25 2i 29 31 33
34 39 46 49 52
54
taŭgaj
al kiu nacia rekomenis 20 miljardojn miriaklo jaroj
kontras apreciata telentoj sobrae distraĵon: per elkapti CEDI PALLA Estas rimarkeble, ka
En daŭrigo de “Prolegomeno”:
elektita Komencsky
taŭga
al kiu nacio rekomenciĝis 20 miliardojn miraklo jarojn kontraŭ aprecata talentoj sobra disertaĵon por elkapti CED
PALA
Estas rimarkeble, ke
eklektika Komensky
Tro rapida faro, estas nur baro! [Zamenhof]
Je la nomo de la redakta komitato, respondeca eldonanto kaj ankaŭ de kompostisto —
La Red.
41
— paĝo 26 de la PDF —
Aktualaĵoj – Okazintaĵoj – Diversaĵoj – Informaĵoj – Sciindaĵoj
e Du labor-komisionoj de ILEI
Dum la 20-a Konferenco fondiĝis du labor-komisionoj: Laborkomisiono pri Lerneja Statistiko. — Gvidanto: Germain PIRLOT, Kemmelbergstraat 5, b. 3, B-8400 Oostende. — Li petas ĉiujn informojn pri la oficiala instruado de Esperanto en la lernejaj sistemoj de ĉiuj landoj en la mondo. Petu de li enketilon! — Aperis de li: Oficiala situacio de la E-instruado en la mondo, 6-a eld. 1986. Prezo por ne-informinto (plus sendkostoj): Belgio 60 BF; aliaj landoj 70 BF aŭ egalvaloro. — Poŝtkonto: 000-0259390-12.
Laborkomisiono pri Didaktikaj Ludoj kaj Ludiloj. — Gvidanto: Georges SOSSOIS, Rue de la Consolation 2, B-6400 Couvin. — La gvidanto atendas prezentiĝon de gekolegoj, kiuj interesiĝas pri la temo. Helpu lin!
ME Oficialaj informoj de la Akademio de Esperanto. [Cirkulero 152, Ald. A, Nova Serio n-ro 5, Julio 1986]
Post studo kaj propono de la “Gramatika Sekcio”, la Akademio voĉ-
done akceptis jenan rezolucion:
Prepoziciaĵo por la subjekta suplemento
1. Post ita/ata/ota-vorto, la aganto estas indikita per de. Ekzemple: ŝi estas amata de ĉiuj [6-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko].
2. Post o-vortoj, de povas indiki la aganton, se neniu alia koncernato estas ebla. Ekzemple: la kanto de la birdoj, la projekto de la inĝenieroj [Fundamento], la parolado de la oratoro, k.s.
3. Por indiki la aganton post o-vortoj en aliaj kazoj, la plej ĝenerale akceptita formo estas fare de. Ekzemple: la akcepto de la kongresanoj fare de la urbestro, la traduko de Hamleto fare de Zamenhof.
La Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko, Michel Duc Goninaz, La Prezidanto, D-ro A. Albault.
42
€ Propono al la Akademio de Esperanto La $ 10 de la «Statuto de la Akademio de Esperanto» tekstas jene: 10. Pri la dezirindeco de la elekto de kandidato decidas en unua loko lia kompetenteco. — Pri la divido de la postenoj inter la diversaj lingvoj kaj nacioj ne ekzistas deviga regulo; sed estas dezirinde, ke kiel eble plej multaj lingvoj, en la unua loko la gravaj kulturlingvoj, estu reprezentataj en la Akademio. Ekestas la demando: kion signifas “grava kulturlingvo”? Nek la lingvoscienco, nek la lingvopedagogio konas tiun terminon. Ĉu, ekzemple, Esperanto estas “grava kulturlingvo”? Ĉu ĝuste la Akademio de Esperanto estas tiu Instituto, kiu devas enkonduki tiun terminon? Ĉu ĝuste la Akademio de Esperanto volas dividi la homajn lingvojn je “gravaj” kaj “negravaj”, je “kulturaj” kaj “nekulturaj”? Kial tiaj homoj, kiel KALOCSAY, BAGHY, SZATHMARI, SZILAGYI, CSEH — kies gepatra lingvo tutcerte estas kvalifikata “negrava” kaj “nekultura” — havu malavantaĝon ĉe la kandidatiĝo kontraŭ aliaj, nur pro tio, ke la alia havas “gravan” kaj “kulturan” gepatran lingvon? La baza principo de esperantismo estas ĝuste la forigo de ĉiuspeca lingva diskriminacio. Estas do tragikomike, ke ĝuste Esperanto-institucio kodigas lingvan diskriminacion.
Tial mi proponas amendi tiun paragrafon jene:
10. Ĉe la elekto de kandidato gravas lia scienca kaj lingva kompetento. Estas dezirinde, ke kiel eble plej multaj diversaj lingvoj estu reprezentataj en la Akademio.
Mi alvokas la Prezidanton de la Akademio prezenti tiun mian proponon al la membroj de la Akademio kaj aranĝi laŭ la statutaj preskriboj voĉdonadon pri la statut-amendo. Je la nomo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj:
La Prezidanto, Prof. I. Szerdahelyi
43
— paĝo 27 de la PDF —
A La nova estraro de UEA
elektita dum la 71-a Universala Kongreso en Pekino: TONKIN prezidanto — UMEDA vicprezidanto — MAERTENS vicprezidanto kaj ekstera agado — SZABO-FELSO ĝenerala sekretario kaj interna agado — TEXIER interna agado — SADLER financo — DESPINEY ekstera agado — MASTERMAN interna agado — HASZPRA ekstera agado. Dum la venontaj monatoj, la funkcioj estos precizigataj.
V Kongresa rezolucio pri Komisiono pri Edukado
La Komitato,
konsiderinte la interkonsenton en Aŭgsburgo inter la estraroj de UEA kaj ILEI, por intensigi la rilatojn inter la du asocioj,
proponas starigi unuecan komisionon pri edukado kaj ekzamenoj (lingvaj kaj instrumetodikaj) kies anoj estu samtempe membroj de ILEI por ke la komisiono povu servi kiel ponto inter la du organizaĵoj, tiel ke ILEI prizorgu la fakan enhavon de ĉiuj projektoj kaj la efektivigo estu komuna afero de UEA kaj ILEI;
rekomendas ke la lingvaj ekzamenoj (1-a kaj 2-a gradoj) de UEA estontece venu sub la komunan kompetenton de UEA kaj ILEI; instigas ILEI prilabori regularon kaj postularon por la 3-a grado; konstatas ke dum la ĵusa 20-a Konferenco de ILEI tiu organizo akceptis la program-projekton por la edukado de E-kursgvidantoj kompilitan fare de la Eduka Komisiono de UEA;
trovas bezonate okazigi ĝis la venonta UK eksperimentan metodikan kurson internacian por ekzameni la realigeblon de la projekto kaj, surbaze de la spertoj, aranĝi definitivan programon:
rekomendas eldonon, nome de UEA kaj ILEI, de novtipa atestilo pri instrurajto en metodikaj kursoj laŭ la menciita programo;
proponas aperigi en iu eldonserio de UEA la pedagogiajn librojn kaj broŝurojn, kiujn ILEI preparas kiel helpilojn por la diversaj kursoj kaj ekzamenoj;
44
emfazas la rolon de pedagogiaj kaj lernejaj periodaĵoj kiel la «Internacia Pedagogia Revuo» kaj «Juna Amiko», kaj la neceson aperigi regule informojn pri ili en la organoj de UEA; atentigas la Estraron pri la neceso finance helpi ILEI en la realigo de la komunaj projektoj; taskas la Estraron oficiale informi ĉiujn Landajn Asociojn pri la novaj rilatoj inter UEA kaj ILEI, petante ilin aktive kunlabori kun la landaj ILEI-sekcioj; insistas ke UEA kaj ILEI daŭre informu unu la alian pri aktualaj demandoj rilate al edukaj kaj ekzamenaj aferoj. La Komisiono:
BARCSAY Zsuzsa, MACGILL Stefan, SZANSER Irena,
SYMOENS Edward, TISLJAR Zlatko
Ĉar ekzistis tajp- kaj fotokopi-problemoj, tiu ĉi rezolucio kaj pluraj aliaj ne estis pridiskutata; la komitatanoj skribe voĉdonos pri ĝi.
Y Pola Kibernetika Asocio [Polskie Towarzystwo Cybernetyczne, Afiliowane przy Polskiej Akademii Nauk, Zarzad Gl6wny, Mokolowska 24, PL-00-561 Warszawa]
La Sekcio de Kibernetiko Pedagogia funkcias enkadre de la Pola
Kibernetika Asocio ekde 1974. Ĝia unua Simpozio okazis en 1979, la
dua en 1984. La trian Simpozion la organizantoj deziras plivastigi je
internacia sfero, invitante specialistojn kaj sciencistojn el diversaj
landoj.
1. Problemarsekcioj:
— Aplikado de kibernetiko en didaktiko
— Aplikado de kibernetiko en edukado
— Kibernetikaj funkcioj de teknikaj rimedoj kaj materialoj por instruado
— Kibernetiko en la klerigado de instruistoj, konstanta perfektigado kaj organizado de edukado
45
— paĝo 28 de la PDF —
|]
. Laborlingvoj: Angla, Esperanto, Germana, Rusa
3. Partoprenkondiĉoj: La partoprenantoj mem kovras ĉiujn siajn kostojn
— Ili alsendu siajn tekstojn (en du ekzempleroj) kun duonpaĝaj resumoj
4. Publicaĵoj:
La simpoziaj materialoj aperos libroforme. La tekstoj de la referaĵoj ne estu pli longaj ol 12 paĝoj
5. Limdato:
Pro eldonaj kialoj la tekstoj de la referaĵoj estos akceptataj
nur ĝis 30-10-1986
6. Organizado:
“Sekcio de Pedagogia Kibernetiko de la Pola Kibernetika Asocio” str. Mokotowska 24, PL-00-561 Varsovio — Tel. 25.77.99
7. Korespondadresoj:
— por esperantlingvanoj: D-ro Tadeusz Ejsmont, B. Bartoka 1/49 PL-92-547 Lodz
— por alilingvanoj: D-ro Inĝ. Leonard Rojewski, Obozowa 61/91, PL-01-418 Varsovio.
,
,
6 / Tutmonda Esperantista Biblioteka Asocio (TEBA)
TEBA baldaŭ komencos la trian jaron de sia ekzisto. Ĝia laboro estas plurflanka: la Asocio kunligas kaj servas tiujn esperantistojn, kiuj profesie laboras en ĉiaspeca biblioteko; same ĝi kunligas kaj servas la posedantojn kaj prizorgantojn de Esperanto-biblioteko aŭ Esperantokolekto nacia, internacia, privata, aŭ tute persona. Trie, ĝi laboras por la diskonigo de Esperanto inter la neesperantista bibliotekistaro. — Ni proponas plurajn servojn. Inter ili estas:
Terminologia Servo. — Nia nordamerika sekretario Doug Portmann (P.O.Box 124, New Martinsville, WV 26186, Usono) kompilas Espe-
46
rantan terminaron bibliotekan, kaj volonte kontaktas kun ĉiu ajn persono tiurilate.
Konsila Servo. — Esperantisto, ne profesia bibliotekisto, kiu trovas sin antaŭ la devo prizorgi Esperanto-bibliotekon, eĉ malgrandan, foje hezitas pri la ĝustaj labormetodoj. Niaj du sekretarioj estas profesiaj bibliotekistoj kaj volonte donas konsilojn.
Libra Servo. — Kiu serĉas librojn malfacile akireblajn, kiu volas vendi, donaci aŭ interŝanĝi librojn nebezonatajn, tiu kontaktu nin, kaj la dezirojn ni diskonigos en nia Bulteno, aŭ alimaniere prizorgos. Revuo. — TEBA ĵus aperigis la unuan numeron de sia «Biblioteka Bulteno», kiu fine aperos kvaronjare. En ĝi aperas artikoloj interesaj por ĉiu libroŝatanto, aktualaj informoj bibliotekaj, rubriko terminologia, kaj foje recenzoj.
TEBA, kies ĝenerala sekretario estas Geoffrey King, urĝe bezonas pliajn membrojn por efektivigi ĉiujn siajn servojn. La jara kotizo estas £ 5.50, $ 8.00, DM 22.00, aŭ egalvaloro, ĉe unu aŭ alia el la sekretarioj. Ankaŭ ĝenerala informilo estas senpage havebla.
Skribu al: Esperanto-Centro, 140 Holland Park Avenue, London W11 4UF, Britujo.
M Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo
Unuafoje la franca ŝtat-organizaĵo Chambre de Commerce de la Meuse (Komerca Ĉambro de la Moz-regiono) uzis Esperanton najbare al la franca, angla kaj germana lingvoj en oficiala eldonaĵo.
Tiu inciato aspektas al ni ege grava por la disvastiĝado de la internacia lingvo, specife sur la tereno de la komercaj interŝanĝoj. Ni esperplene deziras, ke via revuo amplekse informu pri tiu realigaĵo, indikante ke ĉiu interesato povas ricevi unu ekzempleron kontraŭ sendo de 10 internaciaj respond-kuponoj al la ĉi-posta adreso: Chambre de Commerce de la Meuse, Parc Bradfer, F-55000 Bar-le-Duc.
Sinjoro GILBERT, Direktoro de la organizaĵo kaj ankaŭ estrarano de nia IKEF, devas esti kapabla pruvi al ĉiuj skeptikemuloj, ke Esperanto
47
— paĝo 29 de la PDF —
indas por roli en tiu sfero! Por atingi tiun celon, li petas havigon de almenaŭ unu fotokopio de ĉiu artikolo pritraktanta tiun ĉi iniciaton. Por li ankaŭ gravas la reagoj de legantoj, kaj tio laŭ la plej granda nombro.
F.J. Braun, prezidanto de Mondkomerca Eldonejo Esperantista
GRAVA ALVOKO AL ĈIUJ INSTRUISTOJ!
Dum la 21-a Konferenco de ILEI ni intencas aranĝi du ekspoziciojn:
1. Ekspozicio de infandesegnaĵoj, kun temo «Esperanto Centjara»
2. Ekspozio de lernolibroj, lerniloj, instrumetodaj verkoj, infanliteraturo.
La partoprenantoj povas kunporti persone la materialon al la Konferenco. Tiuj, kiuj ne partoprenos la Konferencon, estas petataj sendi sian materialon al la Vicsekretario: Marin BAĈEV, Pf. 1054, BG-1000 Sofio. — La librojn ni resendos post la Konferenco. La plej bonaj infandesegnaĵoj estos premiotaj!
48
Librobreto
LIBROJ POR NIAJ LERNANTOJ
Dum la Universalaj Kongresoj oni ĉiam havas librovendejon. En Aŭgsburgo la kongresanoj havis treege grandan eblecon elekti inter la vere multaj novaj kaj malnovaj eldonaĵoj. Inter la novaj mi trovis libron kun longa titolo: Kion travivis aŭstria familio en la brazila praarbaro, verkita de la iama membro de ILEI, s-ino Erika Linz, kiu mortis en 1984. Subtitolo: “31 rakont-leteroj al infanoj, al Esperanto-klasoj kaj al plenkreskuloj en la tuta mondo”. Mi volas informi pri tiu ĉi interesa libro en IPR, por ke ĝi trovu la vojon ĝuste al infanoj, al Esperanto-klasoj kaj al plenkreskuloj en la tuta mondo. — Bleicher Eldonejo, D-7016 Gerlingen. Prezo: 24 germ. markoj. O. Olsson
Du ĉarmajn infan-libretojn
eldonis la Korea Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ambaŭ verkitaj de Shel SILVERSTEIN kaj esperantigitaj de SO GILSU:
La sindonema arbo, Seŭlo 1983, 59 p.;
Mi serĉas mian perditan…, Seŭlo 1983.
Havigu ilin por viaj lernantoj! Adreso de la tradukinto: Sodemun, P.K. 59, Seulo 120.
Eldonaĵoj de Internacia Kultura Servo, Amruŝeva 5/1, YU-41000
Zagreb:
Cooper J.F. £z Imbert R. — La Sentimulo, 2-a eld., red. Z. Tiŝljar, 72 p.
Valano Johan £ Iveziĉ Vjekoslav, Kiu estas Jozefo?. — Bildstria rakonto en facila Esperanto, 1984, 18 p.
49
— paĝo 30 de la PDF —
Eldonaĵo de Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL- 2585 HW Den Haag, Poŝtĝirkonto 16.26.26:
Joĉjo, la amiketo de Elza Otto. — Legolibro por komencantoj, 96 p.
Esperanto-Instruantoj !
La plej bona rimedo por ekzerci Esperanton por viaj lernantoj estas la internacia lerneja Esperanto-revuo «Juna Amiko». Aperas trifoje jare. Mendebla ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam. — Abonprezo: 5,70 gld.
SELTEN Reinhard £x POOL Jonathan: Ĉu mi lernu Esperanton? — Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj (Symmnetric Equilibria in Linguistic Games), Marto 1982, Universitat Bielfeld/IMW, «Working Papers of the Institute of Mathematical Economics; Arbeiten aus dem Institut fŭr Mathematische Wirtschaftsforschung», n-ro 112. — Adreso: Universitatsstr., D-4800 Bielefeld 1 (FRG).
Ĉi tiu studaĵo, verkita por la aktivistoj de la Esperanto-movado, analizas la kialojn de la decido lerni aŭ ne lerni Esperanton, aplikante la ludoteorion al ĉi tiu problemo. La aŭtoroj kreis simplan modelon de la lingva situacio en la mondo. En ilia modelo ekzistas pluraj denaskaj lingvoj kaj unu interlingvo, Esperanto. La homoj en la modelo havas po unu denaskan lingvon, kaj ili povas decidi lerni la denaskan lingvon de unu el la kunludantoj, Esperanton, aŭ neniun.
50
La celo de la ludoteoria analizo estas ekscii kiun strategion ĉiu ludanto elektas. Ĉiu nedenaska lingvo postulas iun lernokoston sed samtempe donas al la ludanto iun komunikan gajnon. La decido de unu homo povas efiki je la komunika gajno de aliaj; oni ne povas scii kiu decido estas la plej bona por iu, se oni ne scias la decidon de aliaj. Kiam ĉiuj ludantoj havas la strategiojn, kiuj estas iliaj respektivaj plej bonaj respondoj al ilia situacio en la sama momento, la ludoteorio nomas tion ekvilibro.
Esperanto povas ludi gravan rolon en ekvilibraj situacioj, ĉar la kosto por lerni ĝin estas sufiĉe malalta kompare al la kosto por lerni la lingvon de unu el la grupo.
La varbantoj por Esperanto deziras ŝanĝi la mondon tiel, ke multaj homoj lernu Esperanton kaj malpli multaj lernu gentajn lingvojn. Ili deziras ankaŭ, ke la lingvolernado estu simetria. Ĉi tiu analizo donas apogon al la ideo, ke tiaj deziroj estas principe kontentigeblaj. SELTEN kaj POOL trovis kondiĉojn, ĉe kiuj ekzistus stabilaj ekvilibroj kun samproporcia reciproka lingvolernado inter du grupoj kaj kun samproporcia Esperanto-lernado ĉe ties anoj. Ili faris analizon pri nur du grupoj. Sed ju pli da grupoj ekzistas, des malpli valoras la grupa lingvo de ĉiu ajn unuopa grupo kompare kun Esperanto. En iuj situacioj oni atingus punkton, ekde kiu la avantaĝoj de Esperanto-scio sufiĉus por instigi ĉiujn ceterajn lerni ĝin.
La aŭtoroj provas imagi konkurencon inter la plej granda gruplingvo kaj Esperanto, sed en ĉi tiu studaĵo ili ne tuŝas la diversajn potencialojn de denaskaj lingvoj; tiu temo povus ŝanĝi iliajn konkludojn kaj pliriĉigi la komprenon pri lingvaj decidoj. K. Kisfaludy
51
— paĝo 31 de la PDF —
Instruistoj pri matematiko atenton!
Jen du fakaj helpiloj nepre akirendaj:
KISELMAN Christer O. — Matematika terminaro Esperanto-anglafranca-sveda. Eld. de Upsala Universitato, Matematika Instituto;
30 p. — Mendebla ĉe: Uppsala University, Department of Mathematics, Thunbergsvigen 3, S-75238 Uppsala.
REIERSOL Olav — Principoj por elekto de matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto, Statistical Memoirs, Institute of Mathematics, University of Oslo, n-ro 2, junio 1985. ISBN 82-553-0583. 40 p. — Mendebla ĉe la aŭtoro: Torgdveien 109, N-3135 Torgd.
Pri ambaŭ verkoj ni atendas viajn recenzojn!
Modela prezento de Esperanto-gramatiko en nacia lingvo:
TANGERUD Odd £ Tom Arbo HQEG, Esperanto-grammatik, 2-a eldono, Oslo 1986.
Oni ofte demandas: kiel prezenti Esperanton al la vasta publiko en konciza, klara, tamen serioza, popular-scienca formo, tiel, ke la neesperantista publiko akiru fidelan bildon pri la Internacia Lingvo? Jen ekzemplo de tia verko, tradukinda kaj adaptinda al aliaj etnaj lingvoj. — Mendu ĝin ĉe la aŭtoro: Odd Tangerud, Lerberg, N-3300 Hokksund.
MARIANO Michele, Sisteme Ordigita Vortaro. — Eld. Lina Trenner- Gabrielli, 166 av. Daumesnil, F-75012 Paris 12. — Poŝtĝirkonto 39.41.39 T-Paris. Prezo: 86 gld.
Temas pri verko fundamenta, kiu reprezentas gravan kontribuon al la Esperanto-Movado kaj al ties kulturo, pri la scienco ĝenerale kaj aparte lingvistiko. Sed tiu ĉi impona laboro de pli ol 420 paĝoj, krom la alfabeta indekso, por kiu d-ro Michele Mariano neniel ŝparis sian tempon kaj forton, postulis ankaŭ grandan moninveston.
La meritoj de tiu ĉi aŭtoro estas tiel konataj, ke ni kuraĝas konsili al
52
vi la aĉeton de almenaŭ unu ekzemplero; ni estas certaj, ke vi ne volas preter-atenti tiun gravan okazintaĵon.
La esplorantoj de lingvistiko povos trovi en ĝi multe da ellaboreblaĵoj por estonta plivalorigo de la semantika prezentado. Vi mem povas esti unu el tiuj esplorantoj, kaj post konsulto de la verko vi konvinkiĝos, ke ĝi meritas plenajn konsenton kaj interesiĝon. L. Gabrielli
Adreso de la aŭtoro: Michele Mariano, Via Casalis Lingua 7, I-12038 Savigliano.
MACGILL Stefan, Streĉ’ eĉ, Steĉj-skeĉ! — Eld. Stafeto, 1986. 88 paĝoj de aŭtentika Esperanta humuro: pri la movado, nia lingvo, ĝia movado, nia literaturo, niaj strangaj kutimoj, pri la mondo, ĝiaj lingvoj, ĝia moviĝo, kaj same strangaj kutimoj. — Prezo ĉe UEA: 9,30 gld. (7,75 rabate); ĉe FEL: 168 BF (140 rabate)“.
Jen skriba adaptiĝo de la skeĉoj kaj monologoj, kiujn podie prezentis Steĉjo dum la lastaj dek jaroj:
La hotelĉambro: Principe ekzistas fenestro, sed kiu scias trovi ĝin? Vortordo: Iom konfuza kun pledo por ortodokseco en Esperanto. Fonetika interpunkcio: Revolucia bonigo por plilogikigi nian lingvon. Semantika inflacio: Nia lingvo en danĝero pro ekonomiaj problemoj. Neceseja papero: Praktika gvidilo por organizantoj de renkontiĝoj. Regulintervalaj krozraketoj: Du belgaj komputiloj intimiĝas… Ve! Ci kaj vi: La riskoj de pronoma konfuzo civigitaj … ne: vicigitaj. Mia Mimo: Brila propono por sukcesa radio-programo.
Statuta futbalo: Por ŝpari tempon dum la IJK oni komencas kombini
“ Ĉe FEL kaj UEA samtempa mendo de 3 ekzempleroj rajtigas la indikitan rabaton. Ĉe UEA aldoniĝas 10 9o (min. 5 gld) por sendokostoj. Ce FEL aldoniĝas la veraj sendokostoj (ĉ. 50 BF ĝis 1 kg). — UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam; poŝtkonto 378964. — FEL (Flandra Esperanto-Ligo), Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen; poŝtkonto 000-0265338-43.
53
— paĝo 32 de la PDF —
iujn programerojn. Ĉeestu la unuan komitatkunsidan futbalmatĉon! Tradukado paralela: Ankaŭ la interpretisto faras sian kontribuon al nia komuna strebado porti pacon en la mondon, ĉar ŝajnas ke la diplomatoj iom fuŝas la aferon.
PLUS: vortludoj, anagramoj, unikaj poemetoj, informriĉaj piednotoj, sinsekva paĝnumerado, ilustraĵoj, 2 fotoj kaj laŭlanda indekso…
Sciencistoj serĉataj
La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino aperigos, kiel kontribuon al la centjariĝo de la Internacia Lingvo, dokumentaron pri vivantaj sciencistoj (Internacia Scienca Kolegaro), kiuj komprenas — almenaŭ skribforme — ĉi tiun nian preferatan laborlingvon. La necesaj informoj estas bezonataj sur speciala demandilo (havebla ĉe la AIS-sekretariejo) antaŭ la 15a de decembro 1986. Jam alvenis ĉ. 600 tiaj “pripersonaj informiloj”; ĉia kompletiga helpo estas bonvena! Ĝis la 15a de decembro AIS intencas ankaŭ kompletigi la serion de siaj unuaj alvokoj de efektivaj membroj. Serĉataj estas ĉiuj universitatnivelaj profesoroj kaj docentoj, kiuj jam kontentige regas la Internacian Lingvon. Kiel adjunktaj membroj estas alvokeblaj ankaŭ universitataj aŭ eksteruniversitataj sciencistoj kun nur pasiva ILokono. La efektiva aŭ adjunkta membreco ne devigas al kotizpago! AIS krome invitas ĉiun, kiu kompletigis minimume dujaran laŭregulan universitatnivelan fakstudon per ŝtata aŭ universitata ekzameno, kandidatiĝi dum unu de la venantaj “Sanmarinaj Universitataj Sesioj” (SUS) por la “adapta adoptigo” de sia titolo aŭ akademia
grado. La tiel akireblaj gradoj (Bac.sc. / Mag.sc. / Dr.sc. / … kaj
Dr.sc. … habil.) estas latinforme agnoskataj en la Respubliko de San Marino. Limdato por kandidatigo dum SUS 4 (1987-03-28 ĝis 04-06) estas la 15a de decembro 1986, kaj por SUS 5 (1987-08-29 ĝis 09-07) la 3a de aprilo 1987.
AIS-Sekretariejo: Kleineberger Weg 16B, D-4790 Paderborn.
54
Alvoko
Dokumento «Lerneja projekto»
La epiteto “lerneja” klarigas, ke la dokumento servu al uzado en lernejoj kaj alportu utilon al la edukado de gelernantoj. “Projekto” ĝi estas, ĉar ĝia formo ne estas definitiva, kaj eĉ ne povas fariĝi definitiva. Ni prezentas modelon, elirdokumenton, kiu estu kiel eble plej multfoje ŝanĝata, laŭeble plibonigata.
Origine la dokumenton verkis en la angla lingvo profesiaj instruistoj, sub la sperta kunordiga agado de S-ro Brown (Londona Esperanto-Klubo). La celo de la instruista teamo estis krei aron da lecionoj — de la laboriga speco, ne nur por la instruistoj, sed ankaŭ por la infanoj! — kiuj atentigas pri la lingvo-problemoj en la mondo. La projekto estu uzebla ne nur en lingvaj kursoj, sed ankaŭ en aliaj fakoj, kiel ekzemple historio, geografio, socia edukado k.t.p.
Tiel, la enkonduko al Esperanto situas en pli ĝenerala edukado al mondcivitaneco. La projekto tuŝas rekte la plej gravan agadkampon de UNESKO, la interhoman, -popolan, -kulturan interkompreniĝon. Tiu ĉi temo estas nur malmulte ellaborita, kompare kun aliaj problemkoncernaj, atentobezonaj temoj, kiel la militoj, la subevoluiĝo, kaj la detruado de la vivmedio.
La Rezolucio de UNESKO en 1954 rekonis la rezultojn, atingitajn pere de la Internacia Lingvo Esperanto kaj rekonis ĝian movadon.
La Rezolucio de UNESKO en 1985 invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto i.a. per la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo.
Okaze de la inaŭguro de la 20-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (12-19/7/1986) la prezidantoj de ILEI (D-ro Szerdahelyi) kaj de Universala Esperanto-Asocio (S-ro Maertens) esprimis deziron pri intensiva kunlaborado. La libera tradukaĵo estas unu el la fruktodonaj rezultoj tiurilate.
55
— paĝo 33 de la PDF —
Viaj reagoj pri spertoj ĉiam estos bonvenaj je la konstante aganta servestro: Andre STAES, Esperanto-Centro, Frankrijklei 140, B-2000
Antwerpen (Belgio). Ankaŭ la anglalingva kaj Esperanta materialoj estas tie mendeblaj.
KORESPONDA SERVO MONDSKALA
Tre ofte ni konstatas, ke homoj lernas Esperanton, kelkaj eĉ korekte, sed post kelkaj monatoj ili forlasas la lernadon kaj … la movadon.
Ĉu la kursgvidantoj sufiĉe atentigas siajn gelernantojn pri la fakto, ke unu el la unuaj ŝtupoj en plifortigo de la lingvo-kono kaj praktika uzado de la lingvo estas korespondado kun alilingvanoj? UEA provizas specialan Korespondan Servon, moderne ekipitan, kiu estas je ĉies dispono por trovi konvenajn korespondemulojn.
Nepre uzu tiun eblecon por viaj lernantoj kaj informiĝu ĉe ĝia direktoro: Robert Llorens, Les Hortensias 2, 121 b Boulevard Napolĉon INI1, F-66200 Nice.
Noto: K.S.M. respondas nur al tiuj, kiuj aldonas al sia peto 2 internaciajn korespondkuponojn.
— paĝo 34 de la PDF —
LABORKOMISIONOJ
Statistiko : Pirlot Germain, Kemmelbergstraat 5, b. 3, B-8400 Oostende Didaktikaj : Sossois Georges, rue de la Consolation 2, B-6400 Couvin lud(il)oj
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
UNESKO : (Rilatoj de reciproka informado, Kategorio C) : 7 Place Fontenoy, F-75007 Paris Reprezentanto de ILEI: Fairbank James, 6 Avenue Th. Rousseau,
F-75016 FIMEM : Fedĉration Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne, 35 Avenue Jottrand, B-1030 Bruxelles ICEM : Institut Coopĉratif de l’Ecole Moderne, Le Pallet, F-44330 Vallet UEA : Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam SAT : Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris EC : Esperanto Centro, Pf. 1450, D-4790 Paderborn EEC : Eŭropa Esperanto Centro, Schotlandstraat 73, B-1060 Brussel IEI : Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag IKS : Internacia Kultura Servo, Pf. 499, YU-41000 Zagreb KCE : Kultura Centro Esperantista, BP 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds KSM : Koresponda Servo Mondskala, “Les Hortensias”, 121 bis Boulevard
Napolĉon III, F-06200 Nice
Kontribuaĵoj al IPR sendendaj en du ekzempleroj, tajpitaj, al la adreso de la Redaktejo (vd. kovrilpaĝon)
Abonado al IPR kaj membriĝo al ILEI: (membrokotizo 40 Svedaj Kronoj) 1) poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). «La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj» (ILEI). Sodra Rorum pl. 455, S-242 00 Ho6rby (Svedujo). 2) poŝtĝirkonto: 3789 64 — ILEI 2814 — UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando)
Kiom da novaj membroj vi varbis?
|
IPR 1987/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Jarkolekto 17 Kvarmonata N-ro 1, 1987
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj ILEI
REDAKTA KOMITATO
Bociort, I. (R) Ludwig, E. (F) Carlevaro, T. (CH) Maitzen, M. (A) Formizzi, G. (I) Mallia, C. (M) Kiselman, K. (S) Mizuno, Y. (J) Lins, U. (D) Szerdahelyi I. (H)
Redaktisto: Istvan Ertl, Universitato ELTE, Budapest Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout
Redaktejo: Esperanto-fako, Universitato ELTE/BTK
H-1364 Budapest, Pf. 107 Presado: Grafika Centro de Universala Esperanto-
Asocio, Antwerpen
— paĝo 2 de la PDF —
Jarkolekto 17 februaro 1987 N-ro 1, 1987
«Internacia Pedagogia Revuo» estas sendependa forumo de la tutmonda pedagogaro. Ĝi aperas trifoje jare. La redakta komitato rajtigas sin mallongigi aŭ korekti la manuskriptojn nur laŭ lingvaj vidpunktoj. Manuskriptojn ni ne resendas. Reproduktaĵoj, tradukaĵoj estas permesataj eĉ rekomendataj kune kun fontindiko.
HELMUT SONNABEND (1924-1986)
Ĝis sia lasta spiro li laboris por ILEI. En novembro 1986 li lanĉis cirkuleron al la Estraro de la Ligo, al la Sekcioj kaj interesitoj: “Konsideroj, sugestoj…”, kvazaŭ lia testamento. En tiu dokumento li lastfoje esprimas siajn zorgojn, donas konsilojn al tiuj, kiuj transprenis de li la torĉon. Al tiu cirkulero li alkroĉis slipeton manskribitan: “Detala letero sekvos”. Tiun leteron ni jam neniam ricevos. Post kelkaj semajnoj, la 9an de decembro, li definitive forlasis nin.
Estos la tasko de historiisto pritaksi la signifon de Helmut Sonnabend en la historio de la esperantista pedagoga movado. La impresoj estas tro freŝaj, tro profundaj por paroli nun pri li “proze”. La sentoj tro fortaj por trovi konvenajn vortojn, la vundoj tro sangaj por historiumadi, analizadi, la sciigo tro neatendita, tro ŝoka por apreci kaj pritaksi liajn meritojn. Al tio ni revenos poste. Sed jam nun kaj ĉi tie kun absoluta objektiveco ni deklaru: forpasis eble la plej elstara persono de la historio de ILEI, kolego, talenta kaj fervora gvidanto kiu dediĉis la lastajn jardekojn de sia vivo al ILEI por savi ĝin, neniam ŝparante tempon, forton, energion, monon. Sed tiun superhoman laboron lia koro ne povis elporti. Perfida malsano atakis lin ĝuste tiam, kiam la fruktoj de lia aktiveco komencis maturiĝi. La tuta anaro de ILEI dum
— paĝo 3 de la PDF —
jaroj admiris lian superhoman batalon kun la kruela morbo. Fine li devis cedi.
La modernan periodon de la historio de ILEI markas lia nomo kaj la nomo de lia intima kunlaboranto kaj amiko Mario Dazzini, forpasinta antaŭ li. Guste tial iliaj nomoj kune vivos ĝis tiam, ĝis kiam ekzistos esperantistaj pedagogoj, funkcios ilia Ligo kaj aperados la revuo, revivigita ĝuste de li.
Kara amiko! En la vivo vi neniam ripozis. Nun ripozu trankvile. Ni neniam forgesos vin, ni gardos vian memoron kaj ni klopodos daŭrigi vian laboron. Istvan Szerdahelyi
NIAJ DU TEZOJ PRI LA JUBILEA JARO
A) 1987 estos festa jaro B) 1987 estos labora jaro
Se vi pli konsentas kun (A), vi pravas, ĉar ni festos — laborante. Se vi pli konsentas kun (B), vi pravas, ĉar ni laboros — festante.
Serioze, ĉi-jare labori estos pli grave, ol festi, ĉar ni festos por ni mem, sed labori ni devos precipe por la ne-esperantista mondo. Tiu mondo direktos al ni pli grandan atenton ol iam ajn: ni devas kapti tiun okazon, ni devos nin montri, por ke la mondo vidu nin — per bonaj okuloj. | Estu 1987 la jaro, kiu garantios la saman bonvolan atenton por 1988, 1989… kaj por 2087!
Feliĉan kaj sukcesplenan novan jaron deziras al ĉiuj siaj legantoj
1.P.R.
Konferenca Prelego
ENKODIGO DE ESPERANTO“
Emile VAN DAMME
Kodo
Se oni konsideras lingvon kiel konvencian kodon uzatan por la komunikado, oni povas paroli pri “kodigo, enkodigo, dekodigo kaj elkodigo” de komunikaĵo.
“Kodigo” estas la transformo de iu aro da signoj en kodon. “Enkodigo” estas la transformo de iu mesaĝo (komunikaĵo) en signoĉenon kongruan kun iu kodo.
“Dekodigo” estas la ekkono de la semantika enhavo de iu enkodita signo-ĉeno, do plej ofte ĝia transformo en lingvon konatan de la interesito.
“Elkodigo” estas dusenca kaj evitenda vorto. Ĝi povas signifi (a) pro analogio kun vortoj kiel eliri, elpeli, ke oni eligas ion el iu kodo, ekz. iun simbolon aŭ signon; (b) pro analogio kun vortoj kiel eluzi, eltrinki, ke oni ĝisfine kodigas iun aron da signoj.
Kadre de la ĉi-tie pritraktota temo, la “enkodigo” estas la traduko en Esperanton de iu mesaĝo, ĉu ĝi estas jam esprimita en iu lingvo aŭ ĉu ĝi nur estas konceptita en la cerbo sed ankoraŭ ne esprimita.
Ĉar nur Esperanto estas el certa vidpunkto tute specifa kodo, ege malsimila al aliaj lingvaj kodoj, ni povas atendi ke la problemo de enkodigo en Esperanton ankaŭ estos ege malsimila al tiu de la enkodigo en aliajn lingvojn. Inter aliaj, la rilato inter la kompetenteco de la uzanto kaj lia performanco povas esti tute alia en Esperanto ol en aliaj lingvoj, precipe dum la fazo de la eklernado de la lingvo.
La prelego okazis dum la 20-a Konferenco de ILEI en Louvain-la-Neuve, la 17-an de julio 1986.
— paĝo 4 de la PDF —
Kompetenteco kaj Performanco
Pro tio, ke ies kapablo sin lingve esprimi dependas i.a. de du faktoroj — lia kompetenteco kaj lia performanco en tiu lingvo (kodo) — ni rememorigu rapide kiuj estas tiuj faktoroj kaj kia povas esti la rilato inter ili.
Jam DE SAUSSURE faris la faman distingon inter /angue kaj parole, en kiu langue estas la lingva sistemo kiel sumo de la baz-elementoj de iu lingvo kaj de ilia kombinadreguloj, dum parole estas la lingva uzado kiel ĝi konstatiĝas en la praktiko.
CHOMSKY relanĉis la problemon en 1965 en sia Aspects of the theory of syntax, konsiderante pli precize la lingvan aktivecon sur
“individua nivelo. De li devenas la alia, egale fama distingo inter competence kaj performance, germane Kompetenz kaj Performanz — esperantlingve “kompetenteco” kaj “performanco”. Sub kompetenteco, li komprenas la konon, kiun iu lingvo-uzanto posedas de sia lingvo; sub performanco la efektivan uzadon de tiu kono far la uzanto.
Tiaj distingoj povas utili por karakterizi variajn procezojn aŭ stadiojn de ies lingva kono. Precipe la rilato inter ili montriĝas utila parametro tiucele, kiel ni provos montri ĉi-poste.
La kompetenteco de individuo en iu lingvo preskaŭ ĉiam superas lian performancon. Efektive, ĉiu lingvo-uzanto konas, aŭ pli bone, rekonas lingvajn erojn kiujn li mem ne uzas aŭ eĉ ne kapablas uzi. Tiaj eroj povas ekzemple deveni el aliaj geografiaj lingvo-areoj. Anglo rekonas usonajn vortojn kiujn li mem neniam uzas. Aliaj neuzataj vortoj aŭ strukturoj devenas el alia historia fazo de la lingvo (arkaismoj) aŭ el certaj lingvaj niveloj, ekz. “odontalgio” vidalvide de “dentodoloro”. En ĉiuj tiaj kazoj, la kompetenteco superas la performancon de la lingvo-uzanto. Bone konata estas la kazo de ne-klerulo kiu rekonas ĉ. 10 000 vortojn de sia gepatra lingvo sed uzas nur ĉ. 2 000 (pasiva kono kaj aktiva uzado).
Diagrame tia situacio estas jena:
Diagrame tia situacio estas jena:
aŭ ]« (P)
Interparenteze estu dirite, ke ni povus imagi personon kiu ekzemple en fremda lingvo multe komunikas, sed en tute neortodoksa lingvo. En jena mesaĝo: “Mi fari labor por familjo de mi”, la komunikado bone funkcias; ĝi superas la kompetentecon, sed la lingva performanco estas aĉa. Ni do devas distingi interla komunika performanco kaj la lingva performanco. Krome, ankaŭ gestoj aŭ mimiko povas kontribui al la komunika performanco sen plibonigi la kompetentecon aŭ la lingvan performancon.
w
La rilato inter kompetenteco kaj performanco
En la kampo de lingvo-lernado, la rilato kompetenteco/performanco povas riveli specifajn trajtojn de la lernata lingvo. Lernantoj de la angla, ekzemple, kutime progresas relative facile dum komenca fazo de la akiro, verŝajne ĉar kelkaj simplaj fraztipoj konstruiĝas en tiu lingvo sen implici tro de gramatikaj mekanismoj. La malfacilaĵoj tamen multobliĝas ĉe pli detala pristudo.
Diagrame:
Lernado de la angla: kompetenteco kaj performanco kreskas rapide ĉekomence:
Male, ĉe la akiro de la germana lingvo, oni bezonas relative pli da kompetenteco ĉe la komenco; kompetenteco kaj performanco do kreskas malrapide. Sed poste la akiritaj mekanismoj ebligas pli grandan lingvan produktadon.
— paĝo 5 de la PDF —
Diagrame:
Lernado de la germana:
Notindas, ke la gepatra lingvo de la lernanto povas akceli aŭ bremsi la akiron de fremda lingvo. Oni povus paroli tiurilate pri negativa aŭ pozitiva substrata kompetenteco.
Kompetenteco kaj Performanco en Esperanto
La akiron de kompetenteco akcelas la foresto el la lingvo de malregulaĵoj kaj esceptoj. Pro tio, oni komprenos ke tiu akiro en Esperanto estas pli facila ol en aliaj lingvoj. Krome, danke al la kombineblo de Esperantaj lingveroj, la kono de kelkaj el ili ofte ebligas grandan lingvan produktadon. Ekzemple, la kono de la eroj el la ĉi-suba tabelo
(kompetenteco) ebligas la produktadon de pli ol 400 vortoj (performanco).
— [LONG |-—- |-o mal- | LARĜ | -et- | -a pli- | ALT -eg- | -e BEL -ec-.| -i RAPID | -ul- JUN -ig- BON RIĈ FORT KURAĜ DIK
Kiel oni vidas, en Esperanto, la produktado de vortoj, do la perfor-
manco en la leksikona kampo, povas altgrade superi la kompetentecon pri vorteroj.
6
Ĉe lerta Esperanto-lernanto, la rilato kompetenteco/performanco povus aspekti jene:
Ne necesas diri, ke tia situacio estas unika kaj ke ĝi eblas nur ĉar en Esperanto la kombinado de vorteroj funkcias tute regule kaj sen iu ajn escepto.
Se nun en la lasta diagramo ni reduktas la kompetentecon ĝis preskaŭ nulo, ni tamen povas ankoraŭ esperi iom da performanco; certe pli ol en la kazo de etnaj lingvoj. Ni akiras jenan, sufiĉe mirigan diagramon, en kiu la altiĝo de la performanco, eĉ ĉe konstanta kompetenteco, rezultas el la supozebla plilertiĝo de la lernanto en la e kombinado de baz-elementoj. po leo 7 K
b» LU
Ĉu performanco ĉe kvazaŭ nula kompetenteco?
La supra diagramo sugestas la ideon ke, helpe de taŭgaj iloj, oni kapablus atingi ian gradon da performanco eĉ ĉe kvazaŭ nula kompetenteco! La iloj estus ekzemple bona vortaro kaj sinoptika tabelo pri la gramatiko. ]
La defio estas do jena: Cu helpe de la necesaj iloj, ne-esperantisto kapablus produkti seneraran Esperantan mesaĝon? Ĉu oni kapablus skribi leteron, traduki aŭ verki tekston en Esperanto sen scipovi la lingvon?
Memkomprencble, la substrata kompetenteco ludos ĉi-tie gravan rolon kaj la sinoptika gramatika tabelo devos esti fidinda gvidilo adaptita al la gepatra lingvo de la uzanto. En gvidilo por Angloj, ekzemple, devas stari noto ke oni ne subkomprenu la rilatpronomon en frazosegmentoj kiel the book I bought. Mi ne aŭdacus aserti ke tia entrepreno eblus en la kazo de lingvoj ege malsimilaj al Esperanto, kiel ekz.
— paĝo 6 de la PDF —
la hungara aŭ al japana. Mi ellaboris provojn de gvidilo nur por franckaj nederlandlingvanoj.
Ĉar la gvidilo estas ege konciza, ĝi alcelas nur homojn sufiĉe klerajn por distingi infinitivojn, adverbojn ktp. Ĉiakaze necesos 30- ĝis 60- minuta enkonduko por komenti la ĉefajn trajtojn de la sistemo.
Notindas ankaŭ ke tia enkondigo estas pli facila se temas pri la esprimo de siaj propraj ideoj ol se temas pri traduko de ideoj de aliulo aŭ pri dekodigo, ĉar en tiuj kazoj oni ne povas sekvi sian propran pensmanieron.
La uzebleco de la gvidilo estas do iom limigita al:
(a) pli malpli kleraj parolantoj de (prefere?) hindeŭropa lingvo, (b) esprimante skribe (c) siajn proprajn mesaĝojn.
Malgraŭ tiaj limigoj mi opinias ke tiu ĉi eksperimento estas unikaĵo en la kampo de aplikata lingvistiko kaj ke valoras la penon, ĝin prezenti al pli larĝa publiko. Ĝian fidindecon cetere, oni devus ankoraŭ testi sur pli granda nombro da provpersonoj. Se la sistemo montriĝus uzebla, mi imagas ke i.a. scienculoj, teknikistoj kaj komercistoj povus trovi interesa komunikilon riĉan kaj nuancan kiun ili povas skribe regi post minumuma temp-investo.
Jen do ĉi-poste la enkodigo-gvidilo, esceptokaze prezentita ĉi-tie en.
Esperanto:
ENKODIGO-GVIDILO
Helpe de tiu ĉi gvidilo kaj de bona vortaro vi skribos senerare en Esperanto post 30-60 minutoj da studado! — Metodo: serĉu en la vortaro la deziratan vorton. Notu la trovitan radikon kaj serĉu en la gvidilo kiun finaĵon vi devas aldoni.
Verbo
futuro -OS imperativo -u infinitivo -i kondicionalo -us
(same por la kondiĉo kiel por la konsekvenco)
kongrueco de tempoj precipe ĉe traduko de kondicionalo aŭ konjunktivo, ne sekvi la naci-lingvan kongruecon, sed uzi la ĉi-tieajn indikojn
konjunktivo se deziro, ordono, espero: -u alikaze: indikativo kunmetitaj tempoj laŭeble uzu simplajn tempojn!
se necese, kombinu el suba tabelo:
Aktivo Pasivo EST i help inta help ita is anta ata as onta ota us u participo vidu tabelon “kunmetitaj tempoj” paseo por ĉiuj tempoj de la paseo: -is pasivo vidu kunmetitajn tempojn prezenco -as
— paĝo 7 de la PDF —
Ne-verbo
adjektivo -a, -an, -aj aŭ -ajn (vd substantivon) adverbo se derivaĵo: -e /se ne: – 0 akordo en ĉiu komplemento senprepozicia,
adjektivoj, substantivoj kaj iuj korelativoj (vidu vortaron) alprenas -n kiel markon de la komplemento kaj -j kiel markon de pluralo
apozicio akordo laŭ nombro kaj kazo kun la ĉefvorto artikolo difina: /a (singularo kaj pluralo)
nedifina: demando ĉiam komenciĝas per demanda vorto:
66A, 97?
korelativo aŭ “ĉu”.
luj korelativoj Adjektivo Substantivo substantivo sg. pl. sg. pl. sg. pl. komplemento senprepozicia aŭ por signi almovon se la prepozicio tion ne faras: -N -JN -AN -AJN -ON -OJN alikaze – J -A -AJ -O -OJ
La adreso de la aŭtoro: Albert-I-straat 44, B-1750 Schepdaal
10
Lingvistiko
LA PROBLEMO DE DUARANGAJ DERIVAĴOJ
Christer 0. KISELMAN
1. Enkonduko
Unu el la ĉefaj ecoj de Esperanto estas la libera kaj regula formado de unu vorto el aliaj, ĉu per rekta derivo de la tipo skribi — skriba, ĉu per afiksado (porti — portebla), ĉu per kunmeto (presi, erari ~ preso, eraro — preseraro). En multaj lingvoj ne al ĉiu adjektivo, ekzemple, respondas adverbo, kaj se jes, ĉi-lasta estas formita laŭ diversaj metodoj. La eblecon transiri de unu vortklaso al alia mi opinias esenca parto de Esperanto. Kaj sekve, reciproke, se la vortformado ne fluas glate en iu kazo, tio signifas malforton ĝuste sur kampo kie Esperanto devus esti forta; ne temas pri problemo flanka sed kerna kaj atentinda. En la jena artikolo mi memorigas pri problemo kiun traktis Wister kaj kiun mi opinias ankoraŭ aktuala: manko en la derivsistemo de Esperanto. Mi ankaŭ pridiskutos kelkajn solvojn de la problemo, inklude la proponojn de Wŭster mem.
2. La gramatika karaktero de radikoj kaj la deriva sistemo
Por la analizo de tiu ĉi artikolo ni povas diri ke la vortoj de Esperanto konsistas el kombinaĵoj de radikoj (arb, ruĝ, hered), afiksoj (ek, ig, ebl) kaj gramatikaj finaĵoj (o, a, i, us). Sed ĉiu vorto ankaŭ havas historion en sia estiĝo, ĉar unu ekestas post alia, pere de alia. La vortoj tragedio kaj tragedia ne estiĝas samtempe en la lingvo, ĉar el la “internaciaj”vortoj,en la kazo de la franca eldono de la unua libro tragedie kaj tragedique, oni elektis unu kaj poste formis la aliajn laŭ la reguloj de la internacia lingvo mem (Zamenhof 1887:48). Do tragedia estas derivita de tragedio, estiĝas nur pere de tragedio.
1
— paĝo 8 de la PDF —
Simile, adjektivoj kiel granda kaj landa ne estas egalaj el vortiga vidpunkto, ĉar la unua estas primara, primitiva, origina aŭ elira, la dua male derivita de la substantivo lando. Ni do bezonas adicii al la vortoj kroman informon, kaj tiun ĉi oni povas teni en la memoro laŭ du manieroj: aŭ oni memoras la transformon lando — landa, aŭ oni memoras ke la radiko land” havas substantivan karakteron. Tiuj du esprimoj estas tute egalvaloraj laŭ informenhavo; se radiko x havas substantivan karakteron, tiam la vorto xo estas elira substantivo, kaj, inverse, se la vorto xo estas elira, tiam la radiko x havas substantivan karakteron. La du manieroj priskribi la vortfaradon (Aktoj de la Akademio 1963-1967, pĝ. 69-70, kaj Szerdahelyi 1976), estas strikte egalvaloraj, almenaŭ kiam temas pri la menciita problemo. Sed depende de la problemo traktota, unu povas montriĝi pli praktika ol la alia. La avantaĝo de la akademia teorio estas ke la derivado okazas kiel adicio de elementoj: el hom kaj a oni formas homa per apudmeto, dum en la alia okazas unue ia subtraho: el homo oni unue formas la nudan radikon fofprenante la finaĵon, kaj poste oni aldonas la adjektivan finaĵon:
homo — hom — homa.
Dum momenteto la vorto ne estas vorto, kvazaŭ veturilo kiu ne povas funkcii dum ŝanĝo de radoj. La operacio en tiu dua kazo do estas iom pli komplika, sed, aliflanke, estas pli facile apliki ĝin plurfoje, kaj ĝuste ĉar mia temo estas la pluformado, mi elektis tiun manieron de prezentado. Sed ĉiu leganto kiu deziros priskribon en la alia maniero, uzante do la gramatikajn karakterojn de la radikoj, povos facile reskribi la tuton. Nek la problemoj traktotaj, nek iliaj eventualaj solvoj dependas de la maniero de prezentado.
3. Mallonga notado de transformoj
Ĉar mi traktos derivojn de la formo homo — hom — homa —~ hom — homeco mi enkonduku iom malpli longan notadmanieron por ili. La transfor-
12
mon homo — hom — homa mi skribos homoa. Ĉi tie la simbolo 0 signifas ke oni forstrekas la antaŭstarantan literon o; la simbolo 6 ne estas litero de Esperanto; tute male, ĝi estas ia mallitero kiu neniigas la literon o. Kaj homoa neniel estas vorto; ĝi estas transformo de vortoj, de homo al homa. Pli ĝenerale mi skribos nur 0a por la transformo o» a. (Voĉlegante oni povas prononci homnoa kiel “homo, o for, a” aŭ “homo, mal-o, a”.)
Leganto (eĉ pli) matematikema povos skribi la malliteron 0 kiel 07!; do oo~! = Q, la malplena litero. Tiel la finaĵoj kaj malfinaĵoj fariĝas kvazaŭ malgranda algebro.
Simile febla estas la transformo i — ebla, aplikebla al transiraj verboj kaj kelkaj netransiraj. La transformo tebla enhavas multe pli da informo ol la nura sufikso ebl, kie ne estas indikite ke ĝi estas alverba sufikso adjektiva. Ŝajnas ke ekzistas du iom malsamsencaj transformoj tigi kaj 3igi (ekzemploj: bruli — bruligi, respektive pura — purigi); same 1iĝi kaj aiĝi (ekzemploj: sidi — sidiĝi kaj pala — paliĝi).
Sed leganto kiu ne ŝatas tian notadmetodon de la transformoj povos facile reskribi la sekvaĵon, ne uzante ĝin. Tamen la ekonomieco de la mallonga notado kredeble estos pli persvada kiam oni alvenos al kunligitaj transformoj.
4. La pluformado — kunligitaj transformoj
Ni povas nun diri ke Esperanto konsistas el eliraj (primitivaj) vortoj, ekzemple homo, ŝtono; bela, blua; nepre, prunte; kuri, skribi, kaj transformoj kiaj 0a, 0e, Oi; 40, ae, ai; ĉ0, €a, ĉi; 10, 1a, te. Se oni aplikas tiajn transformojn al la eliraj vortoj, oni ekhavas aliajn vortojn: ŝtona, home, homi; belo, bele, blui; prunto, nepra, nepri; kuro, skriba, kure. Ili estu nomitaj la unuarangaj derivaĵoj. Sed ili ja estas vortoj, kaj oni kompreneble volas ripeti la derivadon, t.e. kunligi la transformojn:
homo —» homa — home
skribi — skribe — skriba
13
— paĝo 9 de la PDF —
aŭ, kun la mallonga notadsistemo: homooaae, skribireĉa. Ni povas nun rimarkigi ke la rezultoj de la transformoj oaae, faze laŭsignife egalas al tiuj de oe, re. Tiu fakto permesas al ni flankenlasi la adverban finaĵon e; ne ĉar ĝi “estas propre adjektivo kun alia gramatika rolo” (AA I, pĝ. 63), sed ĉar ĝi ĉiam estos traktebla pere de 3e kaj ea; t.e. ne gravas ĉu oni konsideras skribe kiel derivaĵo de skribi aŭ de skriba. Do skribe kiel duaranga derivaĵo de skribi (la rezulto de skribi- 1aae) egalvaloras al skribe kiel unuaranga derivaĵo de skribi (la rezulto de .skribire). Sed se iu malkovros iun diferencon inter ĉe kaj 0a2e, facilas aldone analizi tion, uzante la saman notadmanieron.
Se oni aplikas la transformon 30 (kiel en rapida — rapido) al la adjektivo homa, oni ne povas realigi la rezulton kiel homo (ĉar homa ja estas derivita de homo), sed kiel homeco. Ni do povas diri ke la rezulto de la transformo homooaa0 estas homeco, aŭ ĝenerale, ke la kunligo 0a30 de la du transformoj 40 kaj 0a realiĝas kiel ĉeco. Analoge, la rezulto de la transformo telefonooito realiĝas kiel telefonado, do oi10 realiĝas kiel Gado. Esprimite iom aliel, primitivaj adjektivoj permesas la transformon a — o, kiel bela — belo, kaj primitivaj substantivoj permesas la transformon urbo — urba, sed la kunligo estu urbo — urba — urbeco; same la modeloj martelo — marteli kaj kuri — kuro donas la kunligon martelo — marteli — martelado. Do Esperanto disponas je specialaj sufiksoj kiuj permesas ĝuste la realigon de kunligoj de transformoj. Sed ne de ĉiuj. Kiel realigi en Esperanto la rezulton de la transformo 4004? Ĝuste tiun demandis traktis Wister.
5. Metodoj realigi la aplikon de la transformo 0a al neprimitiva substantivo
Ni do rigardu kiel oni realigas la rezulton de la kunligo de la du transformoj 30 kaj 6a. Ekzemplo de la unue menciita estas varma — varmo, ekzemplo de la dua estas ligno —» ligna, ambaŭ oftegaj transformoj. La rezulto de la transformoj varma3ooa, fortadooa devas
14
e
» «cc.
signifi “rilata al varmo”, “rilata al forto”. Kion do oni faras? Antaŭ ol provi respondi, ni iom KASo la problemon.
Oni bezonas apliki la transformon 0a ne nur al substantivoj kiel
varmo, forto, derivitaj de adjektivoj varma, forta, sed ankaŭ al kelkaj aliaj derivitaj substantivoj, plej notinde de la tipo unuo, derivita de unu (la transformo en tiu ĉi kazo estas tutsimple o, sen iu mallitero). La iom pli ĝenerala demando do estas: kiel realigi la rezulton de la transformo oa aplikita al derivita substantivo? Ni pritraktos la jenajn sep eblojn: A. Ignoro. — Oni tutsimple realigas a00a kiel /. Tiu povus aperi ŝoka, same kiel oni dirus homo anstataŭ homeco kaj telefono anstataŭ telefonado. Sed tiu simpla solvo de la problemo fakte estas ofta, kaj ofte akceptita. Ekzemplo: Esperanta vortfarado. Ĉi tie Esperanta signifas “rilata al Esperanto”; “Esperanto” estas tiom ofta substantivo ke ĝi sentiĝas kiel primitiva, kaj sekve “Esperanta” aperas kiel unuaranga derivaĵo. Alia ekzemplo estas konveksa analitiko (la analitiko pri konvekseco), kaj pri multaj tiaj nomoj klaras ke la scienco mem ne havas la econ, sed pritraktas iun fenomenon rilatan al la menciita eco. Mi foje diris “prezidanta martelo” por la martelo de prezidanto.
B. La analiza formo. – Ekzemploj: energio de varmo, efiko de forto, mezurilo de rapido, aro de konverĝo (la aro ne estas konverĝa, sed konsistas el punktoj kies serio estas konverĝa), bulo de unuo, ringo kun unuo, kunfaldo de infro.
C. Kunmeto. — Ekzemploj: varmoenergio, fortefiko, rapidomezurilo, konverĝoaro, unubulo, infrokunfaldo.
Ĉ. Fremdaj vortoj. — Oni realigas la rezulton de varma3o0a kiel termika, tute nova vorto, iom fremda aŭ “internacia”; same oni enkondukis en EKV la vorton unito, anstataŭ unuo por povi diri unita ringo por unuhava ringo aŭ unuiza ringo, unita bulo por bulo de unuo.
LLa nova vorto estas primitiva, kaj ĝiaj unuarangaj derivaĵoj estas
tradukoj de duarangaj derivaĵoj de pli origina vorto.
15
— paĝo 10 de la PDF —
D. Specialaj sufiksoj. — Oni povas diri ekzemple unuiza ringo por “ringo kun unuo”, uzante la teknikan sufikson iz (la transformo oizi). Pli precize, unuiza estas la rezulto de la transformo unuooizi1a. “Unuizita ringo” estas ringo kiun oni provizis per unuo, sed “unuiza ringo” iom liberiĝis de tiu ideo. Same ekzistas ia delikata diferenco inter norma spaco, normiza spaco kaj normizita spaco kiujn oni eble povus utiligi, sed ne sen antaŭ difino en apuda teksto.
E. Realigo de 200a kiel 30a. — Tiu solvo konsistas el la konservo de la finaĵa vokalo o. Ekzemple, varmoa signifus “rilata al varmo”; same unuoa “kun unuo”, kaj analoge vidia “rilata al la ago vidi”, fiŝiema “ema fiŝi”. Derivitaj adjektivoj kiel ligna, ŝtona do aperus kiel simpligoj de iuj teoriaj lignoa, ŝtonoa.
F. Ĝeneralaj sufiksoj -— Tiu lasta ebleco estas la propono de Eugen Wŭster (kvankam li skribis “Ni volas rilate tion fari neniajn proponojn” [Wiŭster 1978:39]). Sed poste “en la unua loko inter la proponeblaj sufiksoj sin rangas la rusa -ov-” [1978:40]. Do gustumu: varmala energio, rapidova mezurilo, unuala ringo, unuova ringo. Wister 1978:27-43 estas represo de artikolo el 1921; dek jarojn poste, en «Internacia lingvo-normigo en la tekniko» … de 1931, represita kiel Wister 1978:137-202, el kiu mi citas, li faras aliajn proponojn, nome -on-, -om-, -Or- por la pluformado de substantivoj, -al-, -am- por adjektivoj, kaj -ir-, -im- por verboj. En ĉiuj kazoj li do konservas la finvokalon kaj intermetas konsonanton inter la malnova finaĵo kaj la nova. Ni do havus varmo — varmora, rapidona mezurilo, fortona efiko, konverĝoma aro, holomorfova regiono, holomorfora regiono, unuora ringo. Alivorte, la transformo 200a realiĝus kiel aova, 30na, aoma, aora. Kun -ir- oni havus ekzemple:
marteliro (unufoja martelbato)
martelado (daŭra aŭ ripeta uzo de martelo) Do -iro estus pli-malpli kiel -ado, sed sen ties rememorigo pri daŭro. Analoge -al- servus en ekzemple ŝtataligi (igi ŝtata), ĉar ŝtatigi por Wister signifas “igi ŝtato”; nun oni konvencie interpretas ŝtatigi kiel
martelo —» marteli
16
“igi ŝtata”, kaj ni anstataŭ eble bezonas ŝtatonigi, ŝtatorigi por “igi ŝtato”. Klaras ke la sufiksoj al, am, ir, im estas malpli bezonataj ol on, om, or, kaj pro tio mi limigas min al la problemo menciita.
6. Komentoj pri la sep metodoj de realigo de la transformo 0a
A. Ignoro – Tiu ĉi estas eble la plej eleganta, plej esperanta (tiel!) el la sep metodoj. Ĝi implicas plivastigon de la senco de adjektivo. Se mi diras “En mia aŭto mi havas tri mezurilojn: distancan, bezinan kaj rapidan”, la aŭskultanto kredeble komprenas ke en la aŭto estas rapidmezurilo. Tamen, en la teknika lingvo rapida mezurilo povas signifi nur “rapide funkcianta mezurilo”. Notu ankaŭ la serion: “Mi prelegis esperantlingve”, “Mi prelegis esperante”, “Mi prelegis esperante ke mi finos antaŭ la deka”. Do tamen tiu solvo estas tro aŭdaca kaj precipe en pli teknika lingvo ĝi ne taŭgas.
B/C. La analiza formo; kunmeto – Tiuj metodoj donas tute precizajn vortojn, sed ili kondukas nin al tro pezaj formoj; ofte mankas eleganteco. Rapidmezurilo aŭ mezurilo de rapido ne estas malbonaj en si mem, sed memoru ke oni en la tekniko bezonas amasigon de determiniloj: oni tiam prefere ludu kaj kun adjektivoj, kunmetitaj vortoj kaj kun determiniloj per prepozicioj.
q Fremdaj vortoj – Tiu deekstera solvo estas ofte facila, ĉar abundas vortoj uzeblaj en la teknika lingvo. Sed ĝi estas kvazaŭ kapitulacio, ĉar se oni aplikas ĝin, oni ekhavas du vortojn por unu nocio. La vortfarado estos tute malregula, kaj unu el la ĉefaj ecoj de Esperanto estos perdita. En letero de 1986-03-09 Werner Bormann skribas: “Proponi unito anstataŭ unuo (ĉar malpli taŭga por pluformado) estas por mi simpla signo de aroganteco antaŭ la lingvo”. Kredeble tio validas ankaŭ por multaj aliaj nove enkondukitaj teknikaj vortoj. La fenomeno montras, miaopinie, ke la lingva evoluo sekvas la plej facilan vojon, kaj tiu ĉi metodo (Ĉ) estas, kiel jam dirite, facila.
17
— paĝo 11 de la PDF —
D. Specialaj sufiksoj — Ĉiu speciala sufikso havas nevastan kampon de apliko, limigitan de la signifoj. Ke semantikaj rilatoj regas la vortfaradon estas oftaĵo en Esperanto (en ĉiu lingvo). Tiu ĉi metodo tamen verŝajne ne estus bezonata se oni havus solvon laŭ metodo (F). Ĉiuokaze ne ekzistas sufiĉe da specialaj sufiksoj por solvi pli ol parteton de la problemo.
E. Konservo de la finaĵo -o – Tiu solvo estis uzata kelkfoje. Sed la derivoj varmo — varmoa, rapido — rapidoa aperas kiel tre kontraŭaj al la vere bazaj homo — homa, ŝtato — ŝtata. Krome la renkontiĝo de la vokaloj ne plaĉas.
F. Ĝeneralaj sufiksoj — Wister atentigis ke -on- estas jam uzata por frakcioj. Do unuona ringo, unuona bulo memorigas pri duono, triono… kaj povas esti iom konfuzaj. Sed el la kvin -al-, -ov-, -on-, -om-, -or- ĝi ŝajnas al mi la malplej peza.
7. Konkludo
Pri la propono de Wister la aŭtoroj de PAG skribas ke ĝi estas “teorie perfekta, sed praktike senŝanca; ĉi-lastan konstaton de tiam pravigis la tempo” (PAG:522). La Wister-an proponon ili nomas matematike
esotera; la ordinara homo apenaŭ akceptas tian sufikson. Ni tamen — memoru ke la ordinara homo opinias la tutan Esperanton matematike esotera.
La problemo de duarangaj derivaĵoj ne estas tre sentata en la ĉiutaga lingvo. Ĝi tamen gravas en la teknika kaj scienca lingvo. Ĝuste pro tio, estas penseble ke oni havus solvon kiu funkcios ĉefe en la teknika lingvo. Kompreneble Esperanto povas funkcii kun la metodoj B, C kaj D; ĝi jam funkcias. Sed tiuj solvoj estas malpli elegantaj ol la solvo F. Kaj beleco gravas.
Estas miaopinie dezirinde havi simplan, rektan, unuecan metodon derivi adjektivon de neprimitiva substantivo, ĉar tia estu Esperanto.
— paĝo 12 de la PDF —
5.3.4. Se la teorio pri unueco de “sermo primogenitus” estis ĝenerale akceptita, al la demando. “Kiu estis tiu unua, tuthomara, perfekta, natura lingvo?” la respondoj jam diverĝas. Ili estas grupigeblaj en du grandajn grupojn: (a) iu natura lingvo, kiu post Babelo estis disipita en la partikularajn lingvojn; (b) iu (sankta) pra-lingvo, ekz. la Hebrea, Ĉina, Kelta aŭ kiu ajn alia. Por demonstri la elekton oni uzis fantaziajn etimologiadojn, klopodante pruvi la adekvatecon inter la signo (vorto) kaj ĝia signifo.«La plej multajn adeptojn havis la Hebrea, ĉar la Kablistoj sukcesis demonstri per mistikaj manipuladoj la prasignifon de Hebreaj literoj/sonoj. La etimologiadoj kondukis la “esploristojn” ĝis la plej ekstremaj limoj: al la “malkovro” de la t.n. “naturaj sonoj”, al la son- kaj liter-mistikismo.
5.3.4. La adamistoj rifutas la (nuntempe ĝenerale akceptitan) teorion, laŭ kiu la homa racio formis la artikigitan lingvon senigante la sonojn de ilia eidetika funkcio. t.e. forigante iliajn ŝajnsignifojn kaj el tiuj semantike vakuaj sonoj formis la morfemojn kaj/aŭ vortojn. Laŭ adamistoj la homaj parolstonoj havas naturan-logikan valoron kaj ekzakte fikseblan geometrian-spacan formon. Sekve — laŭ ili — la sonoj estas ideokonstruaj, konstituivaj elementoj de la lingvo. La parolsonoj laŭ ilia natura signifo kaj akustika substanco estas taŭgaj, por logike konstrui nociojn. Sekve: se oni sukcesas difini la rilaton inter la akustika valoro de iu sono kaj ĝia “signifo” kaj se oni sukcesas konstrui al ĝi adekvatan grafikan signaron, evidentiĝos, ke ĉiuj partikularaj lingvoj elkreskis el la sama, unusola, natura pralingvo, en kiu la vortoj ne estis arbitraj kaj konvenciaj, sed rekte spegulis la realaĵerojn.
6.1. La ideo-mimofonismo, t.e. la teorio, laŭ kiu ĉiu son-elemento havas semantikan valoron, komenciĝas verŝajne ĉe PLATONO, sed detale ĝi estis prilaborita far John WALLIS (1616-1703). Ĝi konsistigas signifan elementon de universala-lingva modelo ĉe M. MERSENNE kaj
14
—
—
COMENIUS. Mem LEIBNIZ okupiĝis pri la analogio inter la perceptado/ sono kaj sono/ideo. Laŭ li oni devas trovi la sonojn, kiuj en ĉiuj lingvoj portas la saman semantikan valoron, kolekti ilin kaj pere de ili rekonstrui la pra-radikon. La ideo reaperas dum la Franca Klerismo kaj Enciklopediismo, generante plurajn lingvo-modelojn, baziĝantaj sur tiu principo. M.V. LOMONOSOV (1711-1765) tre serioze okupiĝis pri sonsimbolismo. Sub lia influo prilaboris D.N. ĈERNUŜENKO planon de ‘ universala lingvo, baziĝanta sur la “naturaj sonoj” (1890).
6.2. La fono-mimografismo baziĝas sur la hipotezo, ke inter la formo de la litero kaj la akustikaj parametroj de la sono estas senpera rilato (certagrade tiun principon sekvas la t.n. organikaj alfabetoj). La penso — en serioza formo — aperas unue (verŝajne) ĉe J.C. SCALIGER (1559); ĝia fundamenta verko “Natura et scriptura concordia” aperis en Leipzig, en 1752, verkita de J.G. WACHTER (1673-1757). La plej konataj artefaritaj lingvoprojektoj, aplikantaj tiun teorion, estas la strangaj verkoj de Rowland JONES (1722-1774). Laŭ lia teorio, la pralingvo de la homaro estis ia sintezo de la Hebrea kaj Kelta kaj ties moderna varianto estas la Angla. Tial al la rekonstruo (restauration/ instauration) de la pralingvo la plej firman bazon donas la Angla lingvo. Por havi imagon pri la metodo, jen specimeno:
O — estas la simbolo de fermita/senfina/eterna cirklo. Ĝia signifo: spaco kaj tempo, la universo, de kie: suno; el tio: movo, varmo, lumo.
I — la vertikalo, etendiĝanta al senfino; super ĝi la punkto prezentas la sunon. Ĝi estas la simbolo de la fajro kaj kolero. Signifas ankoraŭ starantan homon kaj la pronomon “mi” [kp. Angla 1].
L — konsistas el vertikalo kaj horizontalo; de tie ĝia signifo: spaco, etendiĝo, vasteco.
OL — signifas “terspacon”, t.e. la kosmon [kp. Angla all, whole].
15
— paĝo 13 de la PDF —
Referencoj:
Aktoj de la Akademio I EK-Vortaro
Kalocsay $ Waringhien. 1980. PAG Szerdahelyi, Istvan. 1976.
Wŭster, Eugen. 1978.
Zamenhof, L. 1887
Adreso de la aŭtoro: Upsala universitato, Matematika instituto, Thunbergsvagen 3, S-752 38 Uppsala, Svedujo.
19
— paĝo 14 de la PDF —
Metodiko
LA ESPLOR-KREIVA VOJO: KIEN ĜI KONDUKAS ?
Oene HOEKSTRA
En multaj lokoj en la mondo jam dum jardekoj evoluas novaj vojoj
por metodologio de fremdlingva instruado. Ju pli rapide kaj komforte
la teknologio ebligas vojaĝi de unu kontinento al alia, des pli urĝas la studo de fremdlingvoj. Des pli urĝas la evoluado de metodiko por pli efike lerni kaj regi plurajn fremdlingvojn. Multaj famaj sciencistoj
okupis sin pri tio. Ankaŭ D-ro Wil Knibbeler el Nijmegen faris tion. Li
pristudis la verkojn de multaj edukistoj kaj lingvistoj, tiel esplorante li
malkovris, ke kelkaj vere revoluciaj metodikistoj tute ne estas lingv-
istoj. Prof. Gattegne, la verkinto de la “Silenta Vojo”, Prof. Lozanov, la iniciatinto de la “Sugestopedio” serĉis eblojn, per kiuj lernantoj pli
facile kaj komforte lernu la materialon kiun ili deziras kaj poste ili
okupiĝis pri lingvoj. Krome la “kolektiva Lingvo-Lernado” kaj la
“Kunflua Instruado” de Curran kaj Galyan estis la plej gravaj bazoj el
kiu kreskis “La Esplor-Kreiva Vojo”.
Gravaj diferencoj inter tiu ĉi kaj aliaj metodikoj estas:
4) Ekde la unua momento oni komunikas en la cel-lingvo.
b) La iniciato estas plej grandparte ĉe la lernantoj.
c) La instruisto ne prezentas programitan materialon, nur erojn.
ĉ) La lernantoj esploru la erojn kaj el tiuj ili kreu tekston.
d) La tasko de la instruisto estas nur stimuli la lernantojn, tiel ke ili esplorante kaj kreante havu la impreson ke ili jam multe scias kaj povas. Nur, se necese, la inst» uisto zorgu ke la lernantoj ne perdu la vojon.
e) La materialo por la kurso por komencantoj konsistas nur el kartoj kun vortoj kaj vortradikoj kaj la necesaj afiksoj. La gramatikaĵojn
20
mi kolorigis. Tio estas avantaĝo de Esperanto, ĉar en la nacilingvaj kursoj oni bezonas la kolorojn por montri la fonemojn.
Ĝis nun mi instruis en kvintagaj kursoj en la Universitato de Nijmegen. Tiel ne eblis finstudi la tutan 22-folian materialon nek specialajn temo-foliojn. Verki materialon por daŭriga kurso ni volonte faros kune kun aliaj gekolegoj kiuj montros intereson por la “Vojo”. La plej bonaj lernantoj estas gejunuloj, kiuj lernis jam minimume unu fremdan lingvon, ne Esperanton.
Se vi interesiĝas, bonvolu sciigi tion; d-ro Knibbeler kaj mi estas je dispono por ampleksa informado.
Ampleksa broŝuro estas senpage havebla, ĉe: “Esperanto 100”, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl, Nederlando.
P.S. — En 1987 aperos la libro de d-ro Knibbeler en kiu li detale priskribas la metodikon kaj la rezultojn de la esploroj, kiujn li faris. [En la angla lingvo]
21
— paĝo 15 de la PDF —
Retrospegulo
DOKUMENTO EL PRATEMPOJ Gyuala Baghy
Szinhazi Ujsag (Teatra Gazeto), Kassa, 3a jarkolekto, n-ro 31-32; 1914, de la 2a ĝis la 13a de Majo.
[N-ro H 9.051 (1913-1914) en la katalogo de OSZK — Tutlanda Biblioteko «Szĉchĉnyi»]
En tiu ĉi maldika figuro, malantaŭ tiuj okuloj de granda fajro, profunda nigro, loĝas spirito de forta scio, granda volo kaj multaj planoj. Kiel aktoro, li havas kunnaskiĝintan, Di-benitan talenton. Kiel karakterkomikisto li estas unuaranga figuranto. Liaj maskoj estas ĉiam ĝustaj, neniam li troigas, neniam li estas klaŭno! Liaj prezentaĵoj venas el lia animo de varmaj sentoj kaj idealismo, kaj ĝuste tial ili estas neforgeseble intimaj. Li estas hejme en ĉiuj branĉoj de la humura rolaro. Samkiel negra ĵig-dancisto aŭ seka profesoro, li scipovas esti ruza ĉino aŭ majesta judo; se necese, li leviĝas ĝis drama forto kaj enpensigas, kortuŝas per siaj figuroj konstruitaj sur reala observo.
Kiu parolis kun li eĉ nur unu fojon, tiu tuj ekvidas en li la personon entuziasmiĝantan pri ĉio bona. Kiel privatulo li vivas en retiriĝo inter siaj libroj, kaj estas entuziasma apostolo de la mondlingvo Esperanto; konekse kun tio sindona adepto, batalanto de la mondpaco kaj homamo. Li kroĉiĝas per la tuta varmo de sia animo al la feliĉo de sia eta familio kaj al la edukado de sia infano.
Ni antaŭdiras al li grandan estontecon sur ĉiuj terenoj, kaj ni certas, ke la publiko en Buda kaj Temesvĝr ekamos lin same tiel varme, kie lin amis lia kara publiko en Kassa; ĉar por li la scenejo estas preĝejo, kaj la scienco-sanktejo.
(Tradukis: Adalberto Huleŝ. Mem la artikoleto estas anonima.)
22
JlI. EVFOLYAM. 1914. MAJUS 2.
Baghy Gyula
u em mama
PIEĤK es PIPASZARAK R = D 0 R E
DOHANYTOZSDEIEBEN KASSA, DEAK F.-U. 18. =: TELEE
23
— paĝo 16 de la PDF —
Perfektigo de Pedagogoj
LA UNUA GENERACIO DE “OFICIALAJ” ESPERANTO-INSTRUISTOJ EN JUGOSLAVIO
Peter ZLATNAR
La evento por Jugoslavio gravas ne pro sia unuaeco, sed pro la fakto, ke ĝi rezultas el konscie programita kaj insiste, paŝo-post-paŝo realigita celado al t.n. oficialigo de Esperanto. En kies kadro estas serĉata modus vivendi en konkretaj cirkonstancoj „ inter la socia rolo de Esperanto en la lingvopolitika problemaro kaj ĝia lerneja sistemo de fremdlingva instruado kiel parto de lingva problemo en internacia komunikado. La radikoj, el kiuj elkreskis tiu frukto, sidas en antaŭeksperimenta periodo, dum kiu viciĝis: Internaciaj Pedagogiaj Semajnoj kaj Interlernejaj Konferencoj de Krajnska Gora en Beogrado kaj Graz, kiuj siaflanke provokis okazigon de la Pedagogia Didaktika Eksperimento (PDE) kun siaj dek t.n. Mariboraj Kunordigaj Konferencoj inter tri najbaraj landoj, kaj en kunlaboro (almenaŭ en formo de aktivaj observantoj) kun la koncernaj landaj klerigaj ministerioj. Tiu karakteriza fakto senteblas ankaŭ em la tuta posteksperimenta periodo, al kiu apartenas ankaŭ la preparoj por ĵus fininta studprogramo en la Pedagogia Akademio de Ljubljana.
Samkiel tiu ĉi du-semestra studprogramo, kiu ebligas al jam diplomitaj instruistoj aldone specialiĝi ankoraŭ pri la studobjekto “Esperanto”, ĝi estas la rezulto de celkonscia pli frua agado. Tiu ĉi startobazo servas kiel nova fakto kaj firma argumento por fari sekvan paŝon al regula studprogramo por preparado de E-instruistoj en elementaj kaj mezgradaj lernejoj, kaj pluen iniciati sciencajn studojn en la universitato. La ĝisnuna, per rezultoj dotita kunlaboro, inter la universitato en Budapeŝto kaj tiu en Ljubljana, instigas kaj pravigas la pluevoluigon kaj preparadon de kondiĉoj por konkreta kunordigita agado de
24
La Ekzamena Komisiono: I. Szerdahelyi, S. Tavĉar, N. Raŝiĉ.
ambaŭlandaj ministerioj sur la kampo de reciproka komunikado kaj sur nivelo de interesiĝo en tiu ĉi lingve tiel eksponita teritorio.
Jen kelkaj detaloj el la oficiala raporto al la Dekano de la Pedagogia Akademio kaj al aliaj lernejaj, ŝtataj kaj politikaj instancoj, kiuj kontribuis al efektivigo de tiu programo:
La dusemestra kurso funkciis en la kadro de postdiplomaj, fake kompletigaj programoj por la instruobjekto en Esperanto en la Pedagogia Akademio de Universitato Edvard Kardelj en Ljubljana. Surbaze de
25
— paĝo 17 de la PDF —
leĝo, pri enprogramigo ankaŭ de la internacia lingvo Esperanto en la sistemon de fremdlingva instruado en la elementaj kaj mezgradaj lernejoj, aperis ankaŭ bezono pri kompetentaj Esperanto-instruistoj.
La Pedagogia Akademio, en kunlaboro kun la Esperanto-Instituto de Ljubljana, preparis la programon laŭ spertoj kaj modelo de la Fako Esperanto — lingvo kaj literaturo — en la Universitato Eŭtvos Lorand en Budapeŝto, kaj anoncis komencon de aparta studprogramo por instruistoj, kiuj deziras specialiĝi por instruado de Esperanto. Bedaŭrinde, la programpreparoj kaj precipe la manko de necesaj financaj rimedoj ankoraŭ prokrastis tiun komencon.
La celoj de la studprogramo estas jenaj: science studi esperantologiajn lingvomodelojn, ĝeneralan lingvometodikon, kaj socilingvistikajn problemojn kun aparta konsidero por racia solvo de la internacia lingva problemo.
Anoncis sin dudek kvar kandidatoj: el Slovenio 13, Kroatio 4, Serbio 2, Bosnio kaj Hercegovino 4 kaj Makedonio 1. Tamen plenrajte komencis studon 20 kandidatoj kiuj pagis la kotizon: el Slovenio 13, Kroatio 5 kaj Serbio 2. –
La studon solene komencis la deKano prof. Ivan Skoflek; direktoro de la Lerneja Instituto, prof. Peter Vinkler deziris inaŭgure sukcesan finan rezulton.
La programo okazis en dek semajnfinaj prelegserioj kaj seminarioj ekzercoj, entute 150 laborhoroj inter la 24-a de novembro 1984 ĝis la 22-a de novembro 1986. La objektivaj cirkonstancoj pro vintraj trafikaj baroj, disponebla tempo de prelegantoj kaj laboro en la lernejo, prokrastis la terminon. Oni devas prikonsideri la fakton, ke prof. 1. Szerdahelyi kaj prof. B. Wacha venadis el Budapeŝto; aliaj prelegantoj, prof. D. Brozoviĉ, Z. Tiŝljar, Sonja Tavĉar kaj N. Raŝiĉ kaj la studentoj venadis el aliaj 12 lokoj inter 100 kaj 500 km distance de Ljubljana.
26
La kursofina manpremo
La finintoj
27
— paĝo 18 de la PDF —
La studantoj konfirmis sian scion per kvar kolokvoj el kvar bazaj studoj: pri analiza gramatiko, esperanta originala kaj traduka literaturoj, pri speciala metodiko, interlingvistiko kaj la historio de la internacia lingvo kaj de ĝia movado. Ili verkis ankaŭ diploman laboraĵon el temoj ankoraŭ nenie prilaboritaj. Estas konstateble, ke la finintoj de la kurso altigis kaj pli profundigis siajn ĝeneralajn kaj aplika-lingvistikajn konojn kaj ricevis firman bazon por science pluevoluigi siajn sciojn.
La planitan proginon oni povis. ikan dank’ al komprenema kiuj ankaŭ estontece povos esti kun sukceso daŭrigotaj. Ĝenerale bonaj interŝtataj rilatoj kreas favoran atmosferon kaj konkretajn eblecojn por kunlaboro, en kiu la interlerneja aktivado povos esti konsidereble priatentata kaj utila.
Krom enlande, la intereso por tia formo de instruista preparado aperis en najbaraj landoj en la kadro de t.n. regiona komuneco Alpoj-Adrio. Diverslandaj prelegantoj kaj diverslandaj studantoj estas ja nia specifa karakterizo, kiu vekas ĉiam pli da intereso kaj atentigas pri la socia rolo de Esperanto en kleriga kaj eduka sferoj.
La sukcese finita kurso kiel parto de strategia celado konfirmas ĝian historian valoron kaj perspektivigas pluan celkonscian agadon precipe enlande kun respektiva kunordigita agado en regiona kaj monda kadroj.
Adreso de la aŭtoro: Ljubljana, Rimska 7, Jugoslavio.
28
Raporto
LA KVARA INTERNACIA METODIKA SEMINARIO (IMS)
1. Organiza aspekto Post la 1-a kaj la 2-a IMS en Pollando (aprilo 1983 kaj 1985) kaj la 3-a IMS en Germana DR (decembro 1985), la 4-a IMS okazis en Hungario (28 sept. — 4 okt. 1986) en la luksa Feridomo de Fervojistoj en Gardony.
La seminarion partoprenis 60 personoj el 9 landoj: BG, ĈS, FRG, GDR, H, I, NZ, PL, SU. Oficialaj reprezentantoj venis el BG, ĈS, GDR, I kaj PL.
29
— paĝo 19 de la PDF —
Okaze de la malfermo, la seminarion salutis persone reprezentantoj de:
Sindikato de Pedagogoj: sekciestro s-ino Salamon Edit,
Kleriga Sekcio de la Konsilio kaj Pedagogia Instituto de la Departemento Fejĉr: D-ro Nemeth Janos,
Hungara Esperanto-Asocio: sekretario s-ro Princz Oszkar, Esperanto-fako de la Universitato ELTE:
la gvidanto D-ro Szerdahelyi Istvan,
ILEI: prezidanto D-ro Szerdahelyi Istvan,
kaj oficialaj reprezentantoj el GDR, I, PL, H.
Letere sendis bondezirojn: Landa Pedagogia Instituto: ĉefdirektoro D-ro Szabolcsi Miklos, Mondpaca Esperanto-Movado: prezidanto D-ro Pethes Imre, Internacia Esperanto-Instituto: s-ino Horst-Kolifska, M.vd.d.
La Sindikato de Pedagogoj kaj HEA ankaŭ finance kontribuis al la seminario.
S-ino Salamon Edit diris riĉenhavan paroladon pri la rilatoj inter homo
kaj teĥnikaĵo en nia epoko. Ŝia parolado aperos esperantigita en IPR.
Nefakaj programeroj estis:
la 1-an de oktobro, tuttaga ekskurso al Budapeŝto kun (antaŭtagmeze) vizito al la Nacia Biblioteko Szĉchenyi, kaj (vespere) Liszt-koncerto de pianisto Mocsari G., gajninto de internacia konkurso;
la 2-an de oktobro, (posttagmeze) duontaga ekskurso al la urbo Szĉkesfehĉrvar, kun urborigardado – vizito al la Romia Gorsium en Tac, kaj (vespere) solena manĝo en restoracio sub organizado kaj en la societo de lokaj esperantistoj;
interkona kaj adiaŭa vesperoj
Dum la 4-a IMS funkciis ankaŭ libroservo.
Organizantoj kaj prizorgantoj de la seminario estis: instruistinoj Barcsay Zsuzsa, Baross-K6r6dy Zsofia, Kovacs Marta, Patay Irĉn.
30
2. Faka programo
La kadrotemo de la 4-a IMS estis: Instruhelpiloj en la fremdlingvoinstruado, kun aparta konsidero al Esperanto.
La ekspliko de tiu ĉi temo estis ege varia. Kun prelegoj kaj prezentoj elpaŝis 21 instruistoj/kursgvidantoj, kelkaj el ili eĉ dufoje, t.e. entute 28 kontribuaĵoj konsistigis la fakan programon. Jen la prelegoj en laŭtema grupigo:
Enkonduka prelego pri la kadrotemo Dr. Szerdahelyi I.: “Kion signifas «demonstrado» en la didaktiko?”
Pri diversaj informaĵ-portantoj
Barcsay Zsuzsa: “Instruhoro kun aŭd-vida kasedo”
Velosy Klara: “Enciklopediaj tabuloj” kaj “Kolor-ilustrita porinfana lernolibro-projekto”
Behrmann H.: “Bild- kaj sonmaterialo de la «Lingvo-orientiga instruado» por 3-4-aj klasanoj”
Sebiŝn-Szocs Agnes: “Memfaritaj pupoj por 3-4-aj klasanoj” Jodasova Pavla: “Paroligaj bildoj”
So6s Karoly: “Poŝmagnetofono en la lingvolernado”
Bognĉr Agnes: “Gazet-eltondaĵoj”
Kiss Orsika: “Memfaritaj demonstriloj flanelaj kaj paperaj”.
Pri komputilo
Koutny Ilona: “Rolo de komputilo en la instruado de fremdlingvoj” Didaktikaj ludoj, humuro
Janeva Rumjana: “Didaktiko de la ludo; gramatikaj ludoj” “Jompasz-Horvath Judit: “Kolektaĵo de lingvaj ludoj de Szopori- Szab6 Piroska”
Farag6 Katalin: “Serioze kaj gaje — helpe de ludoj”
MacGill Stefan: “Instrui humure. Skeĉoj”
Evoluigo de parolkapablo per kreo de situacioj Jodasova Pavla: “Metodoj de paroligo de lernantoj”
31
— paĝo 20 de la PDF —
Koutny Ilona: “Dumkongresaj konversaciaj kursoj per lingvistikaj rimedoj”
Szanser Irena: “Evoluigo de parolkapablo. Teorio kaj praktiko” Konsciigo pri la lingva strukturo
Szanser Irena: “Mediatoroj en la instruado de fremdaj lingvoj — funkcio kaj uzo” (kun ekzemploj)
Szedmak Karoly: “Gramatikaj tabeloj de Esperanto, kompilendaj dum la kurso, fare de la gelernantoj”
Gyenes Sandor: “Granda kaj varia kreado de kompleksa frazo el simplaj elementoj”
Pedagogiaj skoloj Farkas-Tatĝr Eva: “Demonstrilaro de la Cseh-metodo” Oleszek Halina: “Informoj pri Freinet-konferenco 1987”
Plialtigo de la ĝenerala klereco kaj estetika edukado en instruhoroj de fremdaj lingvoj
D-ro Dahlenburg T.: “Pedagogia valoro de literatur-lingva komparado” (diversaj tradukoj el Lermontov: Parus)
D-ro Dahlenburg T.: “Kiel plialtigi samtempe la lingvajn spertojn de ‘
talentuloj kaj la lernemon de maldiligentuloj?” (per ĝeneralkleriga kompletiga materialo)
Post la prelegoj kaj dum la paŭzoj okazis diskutoj kaj spert-interŝanĝoj. La memfaritaj demonstriloj brile pruvas la inventemon kaj sindediĉon de engaĝitaj kursgvidantoj-pedagogoj (Velosy, Sebign, Kiss, Szedmak, Farkas k.a.).
El inter la prelegintoj de la 4-a IMS elstaras: Dahlenburg, Koutny, Jodasovda, MacGill, Janeva.
La fakan programon gvidis D-ro Szerdahelyi kaj Barcsay Zs.
3. Resumo de opinioj. Konkludoj de la seminario. Rekomendoj al la S-a kaj venontaj IMS-oj
1. Pri la organizado, seminariejo kaj servoj ĉiuj seminarianoj estis
32
kontentaj.
2. Ĉiu preleganto obeis al la kadrotemo. Ene de tio la temoj kaj
aspektoj (kaj la nivelo) de la prelegoj/ kontribuaĵoj estis tre variaj.
3. Unueca opinio elformiĝis pri tio, ke:
unuflanke estus necese havi multe pli da specoj da demonstriloj, ol estas aĉeteblaj/akireblaj en la merkato;
aliflanke ĉiuj helpiloj fariĝas efikaj nur sub aplikado de instruistoj kun alta faka kvalifiko, kun respektinda homa karaktero, laborantaj kun pedagogia destino.
La informaĵ-portantoj kaj aparatoj estas nur helpiloj, kiuj neniam povas anstataŭi la homon.
4. Jenaj interesoj manifestiĝis koncerne la venontan IMS:
4.1. Temo de la 5-a IMS estu: “La instruhoro”.
4.2. Teoria metodika prelego kaj praktika leciono kompletigu unu la alian pri la sama temo.
4.3. Ni dediĉu pli da atento je instruado al progresantoj en la lingvo.
4.4. La prelegontoj/prezentontoj ĝustatempe sendu al la organizanto klaran titolon de la kontribuaĵo, kun kelkfraza klarigo pri la enhavo.
4.5. Ni lasu pli da tempo por diskutoj dum la seminario.
4.6. Utiligante la spertojn en instruado de aliaj fremdaj lingvoj, ni okupiĝu pri komuna metodologio de fremdlingvo-instruado.
4.7. En pli longa perspektivo ni prilaboru pedagogian terminologion, kaj dum la sinsekvaj IMS-oj ni raportu pri la farita laboro, resp. ni pridiskutu la problemojn.
4.8. Simile en pli longdaŭra tempo ni analizu/recenzu nove aperintajn lernolibrojn, kaj ni publikigu la kritikojn.
4.9. Por garantii la kontinuecon de la laboro, estas dezirinde, ke parto de la seminarianoj estu konstantaj partoprenantoj, samtempe reprezentantoj de sia LA, resp. ILEI-sekcio.
5. La 5-an IMS-on aranĝos Bulgara Esperantista Asocio en aprilo 1987 en Pisanica.
33
— paĝo 21 de la PDF —
Aktualaĵoj – Okazintaĵoj – Diversaĵoj – Informaĵoj – Sciindaĵoj
El la vivo de niaj Sekcioj
6 Tre aktive kaj tre serioze eklaboris la Svisa Sekcio. Modela estas ilia statuto. La interesiĝantoj sin turnu al Svisa ILEI-Sekcio, K.C.E., Postiers 27, Poŝtfako 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds.
M Elstaras la lernej-politika aktiveco kaj la preparado de instruistoj de Societo de Aŭstriaj Esperanto-Instruistoj (Osterreichische Esperantolehrer Vereinigung ), Faksekcio de AEF kaj Landa Sekcio de ILEI, en strikta rilato kun la oficialaj klerigaj instancoj, kun la apogo de la Landa Pedagogia Instituto kaj intima kunlaboro kun la Internacia Kultura Servo (Zagrebo). Modela estas ilia “Projekto” (Projekt zur padagogischen Tatsachenforschung Esperanto), oficiale akceptita. Pri ilia laboro detale ni revenos en la sekva n-ro de IPR. Interesiĝantoj sin turnu al Karl Hirmann, Ehrlergasse 14, A-8010 Graz.
Y Eble la plej abrupta altiĝo de membraro okazis ĉe la Hungara
ILEI-Sekcio: 1985 – 10, 1986 – 47, 1987 – 69 membroj! Estas”
elektita definitiva estraro de la sekcio (prezidanto, vicprezidanto, sekretario-kasisto), kaj fondiĝis ILEI-klubo, kiu organizas diversgradajn kursojn, kunvenas ĉiun duan ĵaŭdon de la monato por pridiskuti lingvajn kaj metodikajn problemojn.
A Alvenis en niaj manoj du ekzemplodone informriĉaj sciigiloj de ILEI: – la Novafletero de la Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto; – la kvaronjara Bulteno de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto.
34
Lavangon da informoj agrable interrompas ambaŭĵurnale poemoj, spritaj vortoj, interesaj anoncoj. Jen la plej ekscita el Nederlando:
Novkulturita tulipo nomiĝas Esperanto. La folietoj de la floro estas verdaj kun ruĝa rando; la folioj estas verdaj kun blanka rando. Mendeblaj ĉe: Walter Blom, Hyacintenlaan 2, NL-2182 DE Hillegom. (Prezo: 10 guldenoj por kvin bulboj.)
Tiel floru ankaŭ aliaj ILEI-periodaĵoj!
4€ Okazontaj eventoj
U.F.E. sciigas, ke okazos la 2-a Pedagogia Seminario de UFE-GEE je Pasko 1987 en Lyon (Francio). — Temo: “Instruado de Esperanto al infanoj de elementa lernejo, mezlernejanoj, liceanoj kaj studentoj. Prezento de la eksperimento de Villefranche.” — Ĉiu partopreninto ricevos atestilon pri partopreno. — Aliĝiloj estas haveblaj ĉe: U.F.E., Pedagogia Seminario, 4bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris; aŭ ĉe CERL, Pedagogia Seminario, 7 rue Major-Martin, F-69001 Lyon.
Samtempe, la Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE) kaj la Grupo de Esperantistaj Edukistoj (GEE) intencas organizi Ekspozicion de Esperanta instru-materialo (libroj, kasedoj, ktp) en la sidejoj de la
Centro Regiona pri Pedagogia Dokumentado (CRDP). — Aŭtoroj ĉiulandaj kaj eldonistoj povos sendi reklam-ekzempleron al: Esperanto, E. Ludwig, 26 route de la Schlucht, Stosswihr, F-68140 Munster.
Inter la 21-a kaj la 25-a de majo okazos la 29-a Kultura Semajno-Fino, aranĝota fare de Saarlanda Esperanto-Ligo. — Adreso: Schulstrasse 30, D-6601 Saarbricken-Scheidt. — La kadrotemo estos: “La nuntempa stato de interlingvistiko kaj esperantologio”. — Preleganto estos Profesoro Szerdahelyi Istvan. — Paralele okazos kursoj por komencantoj kaj progresantoj. — Petu aliĝilon de SEL.
35
— paĝo 22 de la PDF —
Librobreto
INFANLIBROJ
Ĉinaj eldonaĵoj El Ĉinio venas nova svarmo da Esperanto-libroj, jen historiaj, jen belliteraturaj, jen propagandaj — sed ĉiam belaspektaj, nemultekostaj, verkitaj en bona Eo. Tiujn tri virtojn ankaŭ iliaj infanlibroj ne malhavas: Ĉevalido Transiras Riveron; la Fiera Multkolora Kateto; Lupo Invitas Urson. — Jam la titoloj allogas. Eĉ pli la bildoj, multkoloraj kiel fiera kateto, kaj la prezoj, variantaj ĉirkaŭ 1 $. Antaŭ ol donaci al infanoj, konsilindas tamen trafoliumi la libretojn, ĉar la motivo de kruelo (kiu same ĉeestas ĉe Perrault aŭ Grimm) kelkfoje tro aperte manifestiĝas: la Ruza Griza Lupego sinsekve estas ŝtonumata, pendumata kaj mortbatata… Ne hezitu tamen skribi por prospekto aŭ rekte por mendo al: Internacia Libro-Komerca Kompanio de Ĉinio, Guoji Shudian, Esperanta Sekcio, P.O. Kesto 313, Beijing, Ĉinio.
Heliaz Per-Jakez: Kiel Bretono iĝis reĝo de Anglujo kaj Tri Rakontoj el la Fiero-Ĉevalo. — El la franca tradukis Frĉdĉric LE MAGADURE. — Eld. GEE, Franca Sekcio de ILEI. — 56 paĝoj.
“,.. plenkreskulo ofte staras kun trista koro, poste li malfermas libron kaj ekridetas… Se tio dependus de mi, ĉiujn infanlibrojn ilustrus infanoj”, skribis kolego en recenzo. Rigardante ĉi-kajereton, ni povas nur konstati, dank’al “junaj anoj de la Esperanto-grupo Vekiĝu”, kiel sciigas la titolpaĝo. Pro la agrabla kristnaskovespera horo, kiun mi pasigis kun la libreto, dankendas ankoraŭ la tradukinto, kiu provizis ĝin ankaŭ per informoriĉa, konciza enkonduko. — «Kiel Bretono…» estas imitinda ekzemplo kaj bona pruvo de tio, kiel Eo kapablas peri valorojn de malgrandaj, minoritataj kulturoj, kiuj ofte ne povas trovi vojon al alilingva legantaro.
36
— paĝo 23 de la PDF —
LABORKOMISIONOJ
Statistiko : Pirlot Germain, Kemmelbergstraat 5, b. 3, B-8400 Oostende Didaktikaj : Sossois Georges, rue de la Consolation 2, B-6400 Couvin lud(il)oj
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
UNESKO : (Rilatoj de reciproka informado, Kategorio C) : 7 Place Fontenoy, F-75007 Paris Reprezentanto de ILEI: Fairbank James, 6 Avenue Th. Rousseau,
F-75016 FIMEM : Fĉdĉration Internationale de Mouvements d”Ecole Moderne, 35 Avenue Jottrand, B-1030 Bruxelles ICEM : Institut Coopĉratif de l’Ecole Moderne, Le Pallet, F-44330 Vallet UEA : Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam SAT : Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris EC : Esperanto Centro, Pf. 1450, D-4790 Paderborn EEC : Eŭropa Esperanto Centro, Schotlandstraat 73, B-1060 Brussel IEI : Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag IKS : Internacia Kultura Servo, Pf. 499, YU-41000 Zagreb KCE : Kultura Centro Esperantista, BP 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds KSM : Koresponda Servo Mondskala, “Les Hortensias”, 121 bis Boulevard Napolĉon III, F-06200 Nice
Kontribuaĵoj al IPR sendendaj en du ekzempleroj, tajpitaj, al la adreso de la Redaktejo (vd. kovrilpaĝon)
Abonado al IPR kaj membriĝo al ILEI: (membrokotizo 40 Svedaj Kronoj) 1) poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). «La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj» (ILEI). Sodra Rorum pl. 455, S-242 00 Horby (Svedujo). 2) poŝtĝirkonto: 3789 64 — ILEI 2814 — UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando)
IPR 1987/2+3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
palais i pum caj, us sr ĜE, io enk mnj, ~a bj” a apo.
Jarkolekto 17 Kvarmona ta N-ro 2/3, 1987
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj ILEI
Redaktejo: Esperanto-fako, Universitato ELTE/BTK
H-1364 Budapest, Pf. 107 Presado: Grafika Centro de Universala Esperanto-
Asocio, Antwerpen
— paĝo 2 de la PDF —
Jarkolekto 17 junio 1987 N-ro 2/3, 1987
«Internacia Pedagogia Revuo» estas sendependa forumo de la tutmonda pedagogaro. Ĝi aperas trifoje jare. La redakta komitato rajtigas sin mallongigi aŭ korekti la manuskriptojn nur laŭ lingvaj vidpunktoj. Manuskriptojn ni ne resendas. Reproduktaĵoj, tradukaĵoj estas permesataj eĉ rekomendataj kune kun fontindiko.
QN? ICDEPARBTO.
NERAYUAPOJNNA
A3 BI K’B. NPEDWCJIOBIE ncanum —
4. pIn tun senpro me gememtts mussn mie runo.
Fotokopiaĵo de ———=—— la titolpaĝo de Uma 15 sonas
la Unua Lernolibro BAPLUABA
de D-ro Esperanto Tezo Zera XK p 1a Fomamaa ke 11
TOSTO
Adim NADASDY
Ni devas boni tre, amaraj, karaj, ĝisnune ruĝasangaj kunsortanoj, ni devas duri tre por superregi ŝvelmolajn ĉarmojn de la komfortamoj;
ni, kiujn Freud leĝere uniformas, ni, kiuj eĉ la baston ekkompatas, ni, kiuj venkojn kaj malvenkojn same kiel kadencon, dekadencon ŝatas,
ni povas vivi nure klingo-akre lime de dolĉo- kaj rubaĵmedio; ne estas kroma solvo: eminenti kaj flori, kien ajn nin puŝis Dio.
El la hungara tradukis Imre Szab6
— paĝo 3 de la PDF —
LA LASTAJ DEK JAROJ DE ILEI baze de la konferencaj dokumentoj
Marta KOVACS
Dum la pasinta jardeko ILEI okupiĝis ĉefe pri la lerneja enkonduko de Esperanto. Du vojoj estis sekvitaj: renkontiĝoj kun instruaj kaj politikaj instancoj unuflanke, kaj aliflanke organizo de eksperimentoj en la lernejoj. La du programoj memkompreneble havas larĝan interrilaton unu kun la alia: la celo de la traktadoj kun la instancoj estis ebligi eksperimentan — aŭ hodiaŭ kelkloke jam regulan, laŭprograman — instruadon de Esperanto; kaj la eksperimentoj celis alvoki la atenton de la instancoj pruvante science la pedagogiajn-didaktikajn valorojn de Esperanto. Ĉifoje ni okupiĝu pri la organiza laboro de ILEI, kiu precipe manifestiĝis dum la Konferencoj.
Koncerne la lokon de la konferencoj, ILEI havis la strategion kunveni ĉefe en landoj, kies lingvo ne estas instruata kiel fremda lingvo, plue viziti kiel eble plej da landoj por kontakti ĉie la instancojn.
Fine de la sepdekaj jaroj estis planite konferenci en norda parto de Afriko aŭ en Madagaskaro, sed ni atingis nur Malton, duonvoje inter la du kontinentoj. Kelkfoje proponiĝis havi la konferencon samlande kun UK.
La ĉeftemon de la konferencoj sugestis aŭ la loko de la aranĝo, aŭ aliaj aktualaĵoj, ekz. en 1979, la Internacia Jaro de la Infano. Krom la pli ĝeneralaj temoj kutime okazas grupokunvenoj, diskutoj en laborgrupoj. Bedaŭrindas, ke ties rezultoj nur partete estas utiligitaj kaj la laboro ne daŭras dumjare. Bonega iniciato estis en 1977, en Luksemburgio la formado de 10 /aborkomisionoj; estas inde rememori ilin:
1. ĝisdatigo de la instrumetodoj kaj lernolibroj — ankoraŭ dum la 14-a konferenco en Malto kunvenis studgrupo pri metodika kaj didaktika servo de ILEI, en 1983 same laboris grupo, sed mi konas neniun kompletan dokumenton atingeblan por ĉiuj membroj;
2. Reglamento pri organizado de ILEI-konferencoj kaj seminarioj;
2
3. priskribo de sciencaj rezultoj de la eksperimentoj 1-2-a reg.;
4. partopreno en la projekto pri asociiĝintaj lernejoj de UNESKO — pri tio mi parolos ankoraŭ;
5. preparo de internacia simpozio pri lingvistiko kaj interlingvistiko — ĝi okazis en 1978 en Budapeŝto, ĝia materialo aperis en 1980, kun la titolo Miscellanea Interlinguistica, manuskripto de Univ. ELTE. En 1983 okazis la dua lingvistika kaj esperantologia simpozio en Massa;
6. ILEI-biblioteko: oni sugestis, ke ne estu starigita aparta biblioteko, sed estu kompilita katalogo de la diversaj bibliotekoj por diskonigi la fakajn librojn;
7. interŝanĝo de klasvizitoj kaj korespondado — mi neniam aŭdis, ke ILEI perus aŭ havus informojn pri la vizitemuloj; al korespondado: KSM estas kunlaboranta institucio!;
8. simpozio en Parizo: Konferenco de reprezentantoj de organizaĵoj kiuj uzas Esperanton, okazis en 1979, partoprenis ĝin 38 personoj kaj estis prezentitaj 12 referaĵoj, aperotaj en la serio de Kajeroj de IPR – laŭ la planoj:
9. monda ekspozicio de infandesegnaĵoj en 1979. Alvenis 1034 verkoj el 23 landoj;
10. ILEI en Afriko: 1n 1978 okazis estrarkunsido en Madagaskaro, sed la konferencon la registaro malaprobis. Helpoj por Afriko: ILEI planis eldoni kune kun UEA gramatikon de Esperanto en araba, svahila kaj malagaŝa lingvoj; en 1982 la estraro decidis donaci por analfabetuloj en Etiopio kajerojn, skribilojn ktp. en valoro de almenaŭ 500 NLG.
En 1985 la estraro decidis reaktivigi la laborkomisionojn. La jenaj estas funkciantaj:
1. Scienca Esplor-Instituto, kiu organizus simpozion ĉiun duan jaron;
2. Ekzamena Komitato – ni tuŝos ankoraŭ tiun punkton;
3. Redaktistaro de IPR — same;
4. Int. Kolegaro por la ILS — ni ankoraŭ mencios ĝin;
— paĝo 4 de la PDF —
Lerneja politiko;
Statistiko;
Lernolibroj, instrufontoj;
Porinfana literaturo, ludoj, kantoj;
Koresponda servo interlerneja;
10. Kunlaborantaj institucioj — pri kiuj mi parolos ankoraŭ.
Mi proponus kiel 11-an laborkomisionon por faka kunlaboro. lio estis jam traktita en 1981, sed estus bezonata iu ĉiam disponebla ĝenerala skriba materialo.
Aparte allogaj estis dum kelkaj konferencoj (ekz. X-a, XIII-a, XV-a) la prelegoj de Pedagogia Perfektiga Kurso. En 1976 estis lanĉita la plano por konstanta seminario en Massa.
La ekzamenregularo aperis en 1976, kiel kromeldono de IPR, ĝia modifo okazis en 1983. Laŭ tio IPE-n rajtas organizi sekcioj, kiuj havas pli ol 20 membrojn. Laŭ la protokolo de la estrarkunsido en 1984, ILEI celas atingi agnoskon de sia IPE ĉe E-Akademio, kaj ankaŭ tion, ke la Akademio donu por ĝiaj diplomoj la validigan subskribon.
Post la eksperimentoj okazis Tendara Lernejo, en 1977, estis decidite organizi samtempe kun la konferencoj Internacian Lernejon, kunlabore kun UEA. En Hungario ĝi certe okazis, aliloke ĝi ne estis protokolita, sed ĝi estas planata por la Jubilea Jaro. En 1984 naskiĝis fonduso por financi la Int. Lernejon.
La konferencojn ĝenerale partoprenis 50-60 personoj, el 12-14 landoj. Estas tre malfacile diri, kiagrade la membraro estas reprezentata.
La membronombro cetere montras signifan malkreskon:
OoBDLIOND
1976: 1, 173 1980 : 968 1983: 649
En 1977 la membrokotizo estis 1,50 NLG t.e. 3 SEK, la abono por IPR 9 DEM = 20 SEK. Ekde 1980 la abono de IPR estas aŭtomata membriĝo kaj inverse, por 10NLG: en 1982 tio egalis 30 SEK. (Familianoj — sen IPR — pagas la duonon.) Ĝis 1980 proksimume la duono de la
membraro abonis IPR-on, poste 9090. Ekde 1985 la kotizo altiĝis je 40 SEK.
Ciam estis kaj estas problemo la kotizado de la netranspagipovaj landoj. Ekz. la nombro de la membroj en la Hungara Sekcio, kelkfoje eĉ la ekzisto de la sekcio dependis de tio, ĉu la sekciestro povis venki tiujn malfacilaĵojn. Dum la XVII-a konferenco en Portugalio la estraro decidis kompili t.n. “kondiĉilon” kiu donas la direktivojn, kiamaniere la landoj, kies kotizoj ne estas akceptitaj de la ĝeneralaj bankoj en Okcident-Eŭropo, havu la eblecon pagi per samvaloraj varoj. Tiu ĉi kondiĉilo devintus esti prezentataen IPR, kaj diskonigita pere de informfolioj — bedaŭrinde mi ne posedas la malnovajn numerojn de IPR, informfolion mi same ne vidis, do mi ne scias, ĉu fakte ekzistas tiu kondiĉilo.
En la praktiko oni povas pagi la kotizon ĉefe per libroj, sed estis planite ebligi tion per aliaj lerniloj, diskoj, poŝtmarkoj, senkostaj ferioj kaj artikoloj por IPR. Unu jaron post tiu konferenco, en Jugoslavio, estis decidite, ke ILEI starigos libroservon kaj en la lasta paĝo de IPR oni indikos la liston de la libroj aĉeteblaj ĉe ILEI. Plano pri simila libroservo jam naskiĝis en 1977 en Luksemburgio, proponiĝis la eldonejo Nuova Frontiera en Pisa.
Mi parolos ankoraŭ pri kunlaborantaj institucioj; Esperanto-Centro en Paderborn apartenas al ili, kaj ĝi okupiĝas ankaŭ pri librovendado. Ĉu ILEI ne povus esplori la eblecon starigi sian libroservon ene de tiu institucio?
Socialismaj landoj kaj ILEI. Krom la kotizproblemo, la orient-eŭropaj landoj ĉiam postulis apartan atenton de ILEI. En tiuj landoj ĝenerale la landaj asocioj de UEA okupiĝas ankaŭ pri la instruaj demandoj, same la sekcioj — kie ili ekzistas — agadas en la kadro de la Landa Asocio. Por pli bone kunordigi ilian laboron, estas planite krei subcentron en Budapeŝto. Dum la tiea estrarkunveno en 1977 efektive renkontis sin la reprezentantoj de la socialismaj landoj; eble ankaŭ nun estus dezirinda simila renkontiĝo.
— paĝo 5 de la PDF —
Eksteraj rilatoj. Eble tie unue mi povas mencii, ke post plurjara preparo ILEI havigis juran rekonon en San Marino, en 1985. La plej gravaj instancoj, kun kiuj ILEI formis kunlaboran rilaton, estas UNESKO kaj UEA. En novembro de 1975 ILEI petis esti akceptita kiel neregistara organizo sub kategorio B. UNESKO petis informojn pri la rilato inter ILEI kaj UEA. En la respondo ILEI deklaris, ke ĝi estas instruista faka organizaĵo, plene memstara, nur en kunlaboraj rilatoj kun UEA. Fine UNESKO aprobis ILEI-n en kategorio C -— sed daŭra celo estas atingi kategorion B. ILEI petis UNESKOn, ke la lernejoj, kie oni instruas Esperanton, estu agnoskitaj kiel Asociiĝintaj Lernejoj ĉe UNESKO. En 1977 estis fondita komisiono pri AL, sed la respondon de UNESKO mi ne konas. En 1982 ILEI proponis al UNESKO akcepti kaj aprobi modelklasojn en la kadro de UNESKO mem. Ĉiuj aprobitaj klasoj lernu Esperanton en pluraj diversaj landoj, havu inter si skribajn kontaktojn kaj ellaboru komunan projekton, kiu respondas al la celo de ILEI kaj UNESKO: kapabligi la infanojn estimi la dignon de la homo kaj lerni la pacan kunvivadon de la homoj.
La kunlaboro de ILEI kun UEA komenciĝis per la interkonsento de 1976. En tio estis formulite:
— interkonsiliĝo en ĉiuj esencaj demandoj koncerne la instruadon de
Esperanto;
– komuna klopodo por atingi internacian ŝtatan konvencion por la instruado de Esperanto en lernejoj;
— interkontaktoj rilate al agadoj ĉe UNESKO;
— ambaŭ organizaĵoj instigu aranĝi kaj partopreni infankongresojn;
— reciproka oficiala reprezentiĝo dum la konferencoj kaj UK-oj.
En 1977, ILEI proponis al UEA kunlabori en la organizado de monda ekspozicio de infandesegnaĵoj, en la prilaboro de la eksperimentoj, organizo de simpozioj en Parizo kaj Budapeŝto, en la eldono de lernolibroj por Afrikaj landoj. UEA sin proponis uzi kaj disvastigi la lernejan statistikon de ILEI. Jam en Rejkjaviko estis teorie dividitaj la taskoj: ILEI estru la fakan, instruan kampon. UEA okupiĝu pri la socia, politika flanko de la lingvo kaj pri propagando.
6
En 1983-84 montriĝis malproksimiĝoj de la du organizaĵoj, sed la komuna estrarkunsido dum UKen Augsburgen 1985 decidis konservi la Interkonsenton, substrekante la plenan memstarecon de la du organizaĵoj, kaj emfazante la neceson fiksi ilian kompetenton. Ekz. koncerne la internaciajn ekzamenojn UEA aprobas diversajn gradojn de lingva kapablo, ILEI atestos la instrukapablon de la diplomoto.
La listo de la aliaj kunlaborantaj institucioj legeblas sur la lasta paĝo de IPR. Estas planite eldoni broŝuron kun ĉies programo kun la titolo Kunordigita programo pri edukado-instruado per kaj pri Esperanto.
La ligilo de la membraro inter du konferencoj estas IPR, ĉefe post la deviga abono. Ĝi aperas regule ekde 1976, kiam ĝi estis presita en Pisa kaj kiam oni atendis eĉ profiton pere de ĝi. Mi ne scias, ĉu ankaŭ hodiaŭ ĝi povus havigi profiton? Ekz. ĉu ĝi estas vendata ankaŭ por ne-membroj, en esperantistaj librovendejoj? Moralan profiton ĝi devus havigi, ja en 1984 estis decidite, ke ĉiu sekciestro ricevu almenaŭ 10 ekzemplerojn por varbaj celoj. En 1977, en Luksemburgio estis alvokitaj la sekcioj kontribui per unu artikolo jare, kaj ne nuren la teoria, sed ankaŭ en la praktika kampo. (Ni ripetas la alvokon — la redakcio.)
Dum la estrarkunsido en Augsburg en 1985 estis planita dua revueto; IPR iĝus faka, grandparte scienca revuo, aperanta trifoje jare, kaj la dua servus kiel interna, pli ĝisdatita informilo. Ĉu tiu plano estas ankoraŭ realigota?
Alia propono de la nuna estraro estis kunligi la sekciajn membrojn per fondo de pedagogaj kluboj. En Budapeŝto tio bone funkcias ekde la printempo de ĉi tiu jaro.
Ankoraŭ kelkaj eroj el la planoj de la opaj jaroj:
1977: — la konferenco decidis aŭspicii internaciajn pedagogiajn seminariojn (Burgas, Gresillon, Gyula, Helsingor, ktp.) Ĉijare okazos en Hungario la 4-a Internacia Metodika Seminario, same sub aŭspicioj de ILEI;
— la instruistoj estis instigitaj fariĝi gastigantoj laŭ la Pasporta Servo de TEJO – poste, en 1982-83 oni provis krei apartan ser-
— paĝo 6 de la PDF —
von por loĝigado, mi ne konas la rezulton de tiu ĉi iniciato;
— kompili la liston de lernejoj, kie Esperanto estas instruata por montri ĝin al instancoj; tiun mondan statistikon UEA pretintus aperigi;
1980-82: — kompili adresaron de la Esperanto-lernantoj, kun deziro de la infanoj — por korespondado, plie por montri ĝin al la gepatroj, al la lernejoj kaj por ke ankaŭ TEJO povu kontakti ilin. Ĉi tie mi denove aludus KSM-n.
1985: — eldoni faknivelajn librojn pri instruado de Esperanto;
— organizi korespondajn kursojn;
— revigligi la Geonklan servon. (Tio okazis, dank’ al W.H. SIM- COCK, Clayton House, Butterton, LEEK, Staffs, ST13 7SR, Britio.)
Por la jubilea jaro ILEI planas laŭ la konferenco en 1984 prezenti instruprogramon por ĉiuj lernejaj gradoj; laŭ propono de 1982, estas prezentota al faka publiko la funkciado de Internacia Lernejo. Oni estus petonta subtenon de UNESKO.
Konkludante, mi opinias plej grave paroli pri tiuj komponentoj, kiuj difinas la membroevoluon de ILEI: unue kial oni membriĝu, due, kiel. Ĉi lasta koncernas nur la netranspagipovajn landojn. La kialon strategie ni bone komprenas, sed ankaŭ la taktikaj paŝoj devas esti allogaj, t.e. estigo de efike funkciantaj laborkomisionoj, kiuj ebligas al ĉiuj membroj de ILEI aŭ kontribui aŭ uzi ties servojn.
KONFERENCOJ DE ILEI
1976-1986
Jaro Loko Temo
Parto-
Repre- gastoj, vizitoj
konf. prenintaj zentitaj akceptoj personoj landoj 1976 San Nerasoj,sedniin- 81 13. G Ministro pri klerigado kaj kulturo
Marinofanoj loĝas en la mondo
G Episkopo de Rimini kaj San Marino A Federaciitaj Sindikatoj
A Lernejo en Cesena
R UEA
1977. Luk- Kultura valorode 37
XI-a sem- Esperanto burgo
14
G Registara konsilanto ĉe la Ministerio pri Edukado
G Vicurbestro de Luksemburgo
G Prezidanto de la Domo de Eŭropo
G Prezidanto de la Luksemburgia sekcio de AEDE
A Urbestrino de Luksemburgo
A ĉe Eŭropa Komunumo
A Urbestro de la dua urbo de Luksemburgio
A ĉe Tageblatt
1978 GoriziaFakaj vidpunktoj XII-a Italio enla instruado
60
14
G Urbestro
G Kabinetestro de prefektejo
G Vicestro de la Polico
G Karabinistestro
G Kultura skabeno de la komunumo
G Prezidanto de la loka turismo
G Asesoroj pri instruado kaj kulturo resp. pri transporto kaj trafiko de la regiono
G Jurnalistino de “Piccolo”
A Urbestro
— paĝo 7 de la PDF —
1979 Locar- Infano kaj lingvo 163 XNl-a no Svisio
G Ŝtatkonsilisto, direktoro de edukde-
G partemento
G Urbestro
G vicurbestro
G Prezidanto de la urba konsilantaro
A Direktoro de la porinstruista kantona lernejo
A Urbestro
A UEA
1980 Cotto- Esperanto-ponto 62 9 XIV-a nera alinternacia kom- Malto preniĝo. Internacia lingvo por venki analfabetismon
G Prezidanto de Malta Respubilko A Ministerio pri Edukado
1981 GoOdol-La unuigarolode 161 15 XV-a 16 Eoporedukado en
Hun- diversaj sociaj-lin-
gario gvaj sistemoj
G Reprezentanto de la Ministerio pri Klerigo
G Vicprezidanto de la konsilataro de la dep. Pest
G Sekciestrino pri kulturaj aferoj de la Partioen dep.
G Sekretario de la Landa Ped. Sindikato
G Urbestro
G Partia sekretario de la urbo
G Vicprezidanto de HEA
G Vicrektoro de la Universitato
G Reprezentanto de la urbestraro de Massa
G Reprezentanto de la provinca administracio, Massa-Carrera
G ĝenerala sekretario de UEA
A Urbestro
A Sekretario de Landa Pedagogia Sindikato
1984 Skofja Esperanto en la sis- 102 XVII-a Loka temo de fremd-
G Vicprezidanto de la Respublika Komitato por Edukado, Klerigado kaj
1982 Seiano La emancipa prin- 87 10 XVI-a Italio cipo de Eo en la
edukado, eblecoj
kaj limoj
G Skabeno pri turismo de Vico Equense G Skabeno pri instruado G Inspektoro de Min. pri instruado
1983 Sintra La etnaj minorita- 53 14 XVI-a Portu- toj kaj Eo galio
G Urbestro
G Reprezentanto de Turisma Entrepreno
A UEA
10
Jugo- Sporto slavio lingva instruado G Urbestro A Ministerio pri Edukado R UEA 1985 KungilvEnglish Yes, SS 10 G Rektorino de la Popolaltlernejo XIX-a Svedio Esperanto jes. G Deĵoranta lernejestro de la Komu- Lingvoj kiel part- numo neroj A Urbestrino A UEA 1986 Louvain- Pacon! 69 13 R UEA XX-a la-Neuve Belgio Matematiko
Instruistino: „Se unu bovino paŝtas dum unu jaro dek kilogramojn da kemiaĵoj, kiom da kemiaĵoj manĝas aŭ
trinkas unu homo dum duonjaro ? ”
11
— paĝo 8 de la PDF —
Nekrologo
D-ro Peter ZLATNAR (11-05-1914 — 07-02-1987)
En 1933 li lernis Esperanton en Laborista Esperanto-Societo Ljubljana, kiun gvidis lia patro Peter ZLATNAR, fervojisto kaj revoluciulo. Lian agadon interrompis la dua mondmilito en 1941. Samkiel multaj jugoslavaj esperantistoj ankaŭ Peter Zlatnar partoprenis en la naciliberiga batalo. Jam en 1941 li devis vivi kaŝe. En 1942 li estis arestita kaj transportita en italan faŝistan koncentrejon. Post la kapitulaco de la faŝista Italio li fariĝis batalanto en la transmara brigado de Naciliberiga armeo de Jugoslavio ĝis la liberiĝo.
En la jaro 1946 li estis unu el la kunfondintoj de Jugoslavia Esperanto- Federacio. Ĝia prezidanto li estis inter 1954 kaj 1960. De 1951 ĝis 1980 li estis prezidanto de Slovenia Esperanto-Ligo. En 1956 li fariĝis ĝia honora prezidanto.
Intertempe li estis ankaŭ direktoro de Instituto por Esperanto kaj kune kun prof. Rudolf RAKUŜA kaj JoZe KOZLEVĈAR starigis fundamenton por la instruado de Esperanto en lernejoj. Same li agadis en lerneja kampo en Jugoslavia Esperanto-Ligo, ILEI kaj UEA.
Jam en 1952 Peter ZLATNAR okupiĝis pri eldonado de libroj. Li estis redaktoro de du tre serĉataj libroj: “Jugoslavio kaj ĝiaj popoloj” kaj “Biografio de Josip Broz-Tito”. En 1957 li redaktis la libron: “Esperanto kaj lernejo”. El la Slovena lingvo li tradukis “Morfologian atlason de homa dentaro”. De 1955 ĝis 1963 li estis respondeca redaktoro de “La Suda Stelo”. Sennombraj estas liaj artikoloj en multaj revuoj. Liaj prelegoj dum kongresoj kaj konferencoj donis krom fakaj ankaŭ konkretajn proponojn.
Kvankam li estis tre okupita kiel stomatologo kaj esperantisto, li ĉiam trovis tempon ankaŭ por kantistoj kaj fervojistoj.
12
Lia plej ŝatata kaj plej signifa agado estis: Esperanto en lernejon. La simpla konstato, ke la malfido, malamo kaj milito naskiĝas en homaj kapoj, ankaŭ lin konsciigis, ke oni devas ebligi al la junularo edukadon por la paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj. En tiu sfero la internacia lingvo havas sian neanstataŭigeblan rolon, ĉar ĝi ja signifas laŭvorte “internaciismon en la praktiko”. Ekde la fondiĝo de Esperanto-Instituto de Slovenio li laboris pacience por edukado de instruistoj en Slovenio kaj en interŝtataj konferencoj pri instruado de Esperanto en lernejoj de kvin landoj. Same li zorgis pri organizado de praktikaj aktivadoj por junularo (festivaloj junpioniraj, UNESCO-Lernejoj). Li organizis postdiploman studadon por instruistoj de Esperanto en Pedagogia Akademio Ljubljana. La 22-an de novembro 1986 finis studojn la unua generacio de Esperanto-instruistoj en Jugoslavio.”
Ankoraŭ dum la lastaj tagoj, kun la antaŭsento de adiaŭo, li finskribis raporton pri interŝtataj konferencoj pri la instruado de Esperanto en lernejoj, do pri la laboro de dek jaroj. Estas vere, ke ne ĉiuj instruistoj kaj lernantoj ekaktivis en la movado, sed ĉiuj ekkonis, ke la paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj eblas kaj necesas — hodiaŭ eĉ pli ol hieraŭ. Al tia ekkono estas la kontribuo de Peter ZLATNAR valorega kaj netaksebla.
Inter esperantistoj estas tre malmultaj filozofoj, kiuj scius kaj scipovus tiel komplete bazigi la movadon por Esperanto interne de la klopodoj por memadministrado kaj la nealianciteco. Deklaracio pri la problemo de la lingvoj, kiun li proponis en 1973, estas unu el liaj plej signifoplenaj postlasaĵoj. Li proponis, ke en la internacia kunlaboro ĉiu rezignu je altrudo de sia lingvo kaj uzu la duan – internacian lingvon Esperanto por respekto kaj egalrajtigo de kunparolanto.
Peter ZLATNAR faris dum sia riĉa vivo multajn signifajn laborojn kiel stomatologo kaj esperantisto kaj kiel batalanto por la homa interkompreniĝo, egalrajteco kaj por la pli bona mondo. Per sia senlaca laboro por kaj per Esperanto ĝis la lastaj tagoj li donis al la tuta esperantista movado netakseblan kontribuon, tre valoran kaj por Jugoslavio kaj por
13
— paĝo 9 de la PDF —
la tuta mondo. La sola ebla danko por lia tuta laboro estas promeso de liaj kunlaborantoj, ke ili persiste daŭrigos nian komunan laboron. Peter ZLATNAR estis la unua honora membro de ILEI! Je la nomo de liaj kunlaborantoj kaj geamikoj: Mira Lipiĉar
Kp. lian lastan artikolon, aperintan en IPR 1987/1: 24-28.
Ni petas tiujn gekolegojn, kiuj ankoraŭ ne sendis ekspozician materialon por la 21a Konferenco, bonvolu urĝe sendi, por ke nia ekspozicio estu vere riĉa kaj propagandiva!
Gravega informo!
Kiel estas legeble sur la kovrilo, ĉi tiu numero de IPR estas duobla. Tio signifas, ke aŭtune ne aperos la tria numero. Anstataŭ ĝi aperos la Jubilea Jarlibro de ILEI, kiun la partoprenintoj de la 21-a Kongreso ricevos senpage, la membroj de ILEI kontraŭ 10 Svedaj Kronoj, kaj la nemembroj kontraŭ 15 SK. El tiu ĉi numero, pro ĝia granda amplekso, ni forlasis la daŭrigon de “Prolegomeno”, kiu aperos en la unua numero de la jaro 1988.
14
Lingvopolitiko TEZOJ PRI LA LINGVA PROBLEMO
La sekvaj tezoj prezentiĝis unuafoje en la seminario “La internacia lin-
gvo” aranĝita de Volksbildungsheim Waldhof e.V. en Freiburg (10/11
Februaro 1979), Ili estis bazo ankaŭ por podia diskuto de Junaj Eŭropaj
Federalistoj la 4an de Junio 1980 en Saarbrŭcken pri la temo: “Ĉu
Eŭropo fiaskos pro la lingvo-abundo?”
Ni nun prezentas ilin por diskuto al pli larĝa publiko.
1. Eŭropa kaj internacia integriĝo kaj kunlaboro pli kaj pli kreskas.
2. Sekve de tio la lingva komunikado pli kaj pli komplikiĝas kaj intensiĝas.
3. Ekzistas lingva problemo ĝis nun ne solvita; ĝi ne malakriĝas, sed pliakriĝas.
4. Ĝis nun apenaŭ ekzistas elementoj de lingvo-politiko, nek en FRG, nek aliloke.
5. La lingva problemo ne (plu) solveblas per la tradiciaj rimedoj (fremdlingva instruado, interpretado, ignorado, bagateligado).
6. Progreso ĉiam signifas transiron de status quo: ĉi principo aplikiĝu al la lingva problemo.
7. Oni raciigu kaj senmitigu la solvo-eblecojn.
8. Oni serĉu argumentojn por anstataŭ kontraŭ Esperanto.
9. Oni ne pli longe lasu Esperanton al la ĝisnunaj esperantistoj.
10. La ĝenerala enkonduko de Esperanto estus pli granda revolucio ol la invento de la pres-arto. Oni reduktu la timon antaŭ ĉi paŝo.
11. La preto praktiki Esperanton estu sendependa de decidokompleksoj, kiujn la individuo ne povas influi.
12. Nova supernacia Eŭropo ekestos nur tiam, se ĝi volas ankaŭ la lingvan integriĝon kaj pretos plenumi lingvo-politikan metanoia (Gr. ŝanĝo de pensmaniero – la red.).
Reinhard Haupenthal, Sarlanda Esperanto-Ligo r.a. Schulstr. 30, D-6601 Scheidt
15
— paĝo 10 de la PDF —
Lernejpolitiko
NIGRA TABULO
Sŝndor ARVAY
Pli kaj pli laŭte aŭdeblas la alarma sonorilado — tutmonde publikiĝas malĝojigaj raportoj pri la lernejoj, antaŭdirante ombrozan estontecon por ili. Analizo de la aŭtoritata “U.S. News and World Report” konkludas ekzemple, ke lastatempe la klerigado kaj instruado en Usono longe postrestas malantaŭ tiuj de aliaj grandpotencoj, sekve la favoraj pozicioj de Usono en la industrio kaj komerco povas esti nur provizore gardataj. “Kiel perdintoj de la milito de cerboj, ni glitos inter la duarangajn industriajn landojn dum unu aŭ du generacioj” — skribas la gazeto.
Kritikoj trafas la publikan klerigadon ankaŭ en Eŭropo: en Britio, Francio, FRG, Hungario kaj alilande. Ĉi-sube ni raportas pri tio, kiel estas bazita la estonto de la venontaj generacioj en Hungario kaj tutmonde.
T
A IOTHE CORE CURRICULUM EERIZELO
e Grade Year W Subject 1 Duda, 5.6. MORI ject to EE Eo Z 8889286 86 ci German 65444 5 2 mir iS: B35 3 Scotal Studies di 7:4, 418 4.3 Seo 4 5 6 5 5 5 Mathematics 44444 4 ; JN. AC E Uk AE Natural Sens 4 3 3 3 4 4 faj“ Zo uma 2 2 2 Foreign Languages 56 5 64 94 4 4 2 – Vau- VAS” MULI KV 383 i Technical Skiia/ 22 Economics ——~—33923972 Music/Artu/Crafta/ 30 3 373 Textites ŝ’ $’P3”T2 3 11111 1 Religion m.i E. 3.3 32 dra A AS “a Sport 3.3 3 $ $ 3 : Options kor IŜ I 2: 3 O 11 —— AZ 25 26 28 29 29 29 Total 9 30 31 31 32 32
Japana kaj okcident-germana studhoraroj
16
Hierarkia listo de ses landoj
La Washington-a gazeto invitis 12 usonajn, 10 okcidenteŭropajn kaj japanajn fakulojn pritaksi laŭ antaŭdifinitaj vidpunktoj la lernejajn sistemojn de ses landoj, klasifikante de 1 ĝis lo la baz- kaj mezgradan instruadon en kvin diversaj studobjektoj, nome en matematiko, natursciencoj, gepatra lingvo, sociaj sciencoj, fremdaj lingvoj. La plej alte estis kvalifikita Japanio kaj FRG, sekvitaj de Sovetio, Francio, Britio kaj laste Usono.
En matematiko plej altas la poentoj de Japanio (8,55), kiu signas la nivelon de la instruado de la matematiko tie. Sovetion la fakuloj taksis je 7,21, dum la aliajn nur postkuras Usono kaj Britio kun iliaj 5,63, resp. 5, 58. La fakuloj rimarkigas, ke la supereco de Japanio pleje senteblas en la kampo de la aplikita matematiko. Pri la instruado de natursciencoj la plej alte estis taksita ree Japanio kaj Sovetio (8,05, resp. 7,14), malsupras denove Usono kaj Britio (6,36 kaj 6,16). La pritaksintoj citas frazon de la brita ĉefministro, Margaret Thatcher, laŭ kiu por la progreso de Anglio necesas “anstataŭ instrui klasikaĵojn pli kaj pli akcentigi la gravecon de scienca formado”.
Indas observi, ke en la kampo de sociaj sciencoj jam aliaj nacioj eminentas (FRG 6,81, Usono 6,77). La edukadon pri gepatra lingvo la opini-sondado de “U.S. News and World Report” juĝas la plej bona en Francio (ĝi rimarkigas, kiugrade la instrupolitiko en Francio estas influata de la graveco de la nacia identeco, dume ĝi atentigas, ke en Sovetio 42 naciaj lingvoj estas instruataj krom la ĉie deviga rusa). La instruadon de fremdaj lingvoj, laŭ la analizo, pleje flegas FRG (7,13), kie ĉiuj lernejanoj devige lernas la anglan dum kvar-ok jaroj; la duan lokon ĉi-kampe okupas Sovetio.
Breĉoj en la scio
La internacian situacion de instruado lastatempe ekzamenis ankaŭ aliaj organizoj. Internacia enketo pritaksis matematikajn testojn, senditajn
17
— paĝo 11 de la PDF —
el 15 landoj, de miloj da mezlernejanoj. La unuan lokon atingis Hongkongo, la liston fermas: 13. Hungario, 14. Usono, 15. Tajlando. Alia esploro de UNO celis ekscii tion, kiagrade konas junuloj la kulturon, historion de aliaj landoj. La plej grandaj breĉoj konstateblis ĉe usonaj lernantoj. Laŭ sciigo el New York, 2090 de la lernejanoj ne kapablas montri la lokon de sia patrio sur mondmapo.
La efikeco de instruado en Usono iĝas ĉiam pli politika demando: demokratoj kaj respublikanoj same urĝas la enkondukon de novaj sciencoj en la instruan planon kaj plilongigon de la lernojaro. (Aktuale Usono oferas la plej longan libertempon al lernantoj, ĉar pro la 180-taga lernojaro la klasĉambroj vakas preskaŭ dum duonjaro. Kompare, la instrujaro en Japanio daŭras 243 tagojn, en FRG 210-220, en Sovetio 211, en Britio 195, en Francio 185, en Hungario, depende de la lernejo, 180- 190 tagojn.)
Fakuloj atentigas pri tio, ke meza usona lernanto spektas televidon dum 15 000 horoj jare: tiu tempo superas je 2000 horoj la tempon pasigitan en lernejoj. En Usono ege mankas fakinstruistoj; pedagogoj nek morale nek materiale estas sufiĉe respektataj. (En Japanio la socia respekto de instruistoj egalas tiun de inĝenieroj, kaj ilia salajro 2,4-foje superas la tutsocian mezon. La prestiĝo de usonaj pedagogoj multe pli malaltas, ilia pago nur 1,7-foje superas la mezon. En Hungario la meza salajro de pedagogoj — 5 250 forintoj — eĉ ne atingas la tutlandan mezan pagon. Ĵus diplomiĝintaj instruistoj en nia lando prilaboras meze nur 3 700 forintojn.)
La japana modelo
La analizo de U.S. News and World Report aludas ankaŭ tion, ke estontaj pedagogoj en Usono pleje studas la teorion de instruado, neglektante la fakajn sciojn mem, kiuj estas la centro de universitataj studoj en Eŭropo aŭ Japanio. Usonanoj envias ankaŭ la centrigitecon de la publika klerigado en eŭropaj landoj, ĉar tiel povas validi unueca
18
lerneja kaj ekzamena sistemo en la tuta lando. Fine de februaro, la Ministerio pri Publika Klerigado en Usono pritraktis 111-paĝan raporton pri “Nuntempa instrusistemo de Japanio”. La malkaŝita celo de la ĝisfunda analizo estas transpreni kaj utiligi certajn “usonigeblajn” japanajn spertojn.
Konstato el la raporto emfazas, ke “la plejparto de japanaj lernantoj klopodas ne akiri atestilojn, entrepreni kromlaborojn, helpi en hejmaj laboroj, sed simple — lerni. Car la japana socio centriĝas je la ago de lernado.” En Eŭropo kaj Usono la instruado estas preskaŭ ekskluzive konfidata al la lernejoj, dume en Japanio la familio kaj gepatroj havas grandan rolon tiukampe. (Ekzemple, s-ino Kyoiku, kiam ŝia infano malsanas, iras al la lernejo mem, por ke la infano tuj sciiĝu pri la pritraktita materialo.) En Japanio eldoniĝas pli ol kvindek gazetoj, kiuj preparas la gepatrojn kaj infanojn al la taskoj de la t.n. “antaŭlerneja formado”, kion partoprenas 9090 de 4-jaraj japanaj infanoj. La postuloj de la 12- klasa instrusistemo, kiu konsistas el sesjara bazlernejo kaj mezlernejo, duonigita je po 3 jaroj, estas tre severaj.
Socian respekton!
La taskojn de la ĉinia instruado Deng Xiao-ping formulis jam en 1978 Jene: “necesas altigi la socian respekton de la instruistoj. Ili devas esti estimataj ne nur de la lernantoj, sed de la tuta socio.” Laŭ analizo de la usona revuo Time, la plej granda kleriga sistemo de la mondo, kiu okupas 183 milionojn da lernantoj inter 7 kaj 19 jaroj, nuntempe estas nur serĉanta la vojon, kiu povos elkonduki tra reformo el la krizo. En Ĉinio, kie la loĝantaro Jam miliardas, nur 39 milionoj povas atingi la komencajn klasojn de la mezlernejo, 7 milionoj la finajn. En la nuraj 1016 unversitatoj kaj altlernejoj de la landego diplomiĝis nur 6 milionoj da studentoj. La ĉina reformo celas ĝis 2000 enkonduki la devigan 9-jaran instruadon, plialtigi la instruistajn salajrojn kaj finance helpi la malriĉajn lernejojn. “Zime” rakontas, ke lastatempe, por akiri profiton,
19
— paĝo 12 de la PDF —
certaj lernejoj luigis instrumentojn al oficejoj kaj magazenoj, aliaj eĉ transformis klasĉambrojn je hoteloj.
La primara problemo de la reformo estas, ĉu sufiĉos fakinstruistoj — tial atendeblas plivastigo de la faklerneja reto en la venontaj jardekoj. Jam nun tre popularas la t.n. “TV-Universitato”, kiu instruas pli ol 200 studobjektojn, inter ili maŝinindustrion, pedagogion kaj juron. De 1979 la semajne 20-studhoran “universitaton” finis per sukcesa ekzameno 1 „5 milionoj da homoj.
Malrapida reformo
La fortostreĉojn de Sovetunio la analizo de U.S. News and World Report mencias kiel pozitivan ekzemplon. Jam artikolo el “Moskovskaja Pravda” ne estas tiel kontenta. Laŭ la aŭtoro “la reformo realiĝas malrapide, la reorganizado nek laŭ ritmo nek laŭ etendo kontentigas.” “Pravda” urĝas en komentario, ke novaj lernolibroj, ellaboritaj laŭ pli modernaj instruplanoj, estu rapide eldonataj por la 43,5-miliona sovetia lernantaro. La reformo celas ankaŭ la plialtigon de la prestiĝo de korpaj laboroj, ĉar lastatempe la respekto por fizikaj laboroj senteble malplialtiĝis, parte pro la nesufiĉa nivelo de tiufakaj lernejoj.
“GDR rapidege modernigas la instruplanojn” konstatas la trans la limo “Sŭddeutsche Zeitung” el Mŭnchen, emfazante, ke dum la lasta lernojaro aro da novaj instruplanoj estis enkondukitaj en mez- kaj altlernejoj; apartan atenton ricevas en GDR la informatika instruado.
Analfabetoj en Francio?
Kvankam informatiko grave rolas en la franca ekonomio, lernejoj luktas ofte kun bazaj problemoj. Laŭ “Paris Match” (1986, 38): “Dum 12 milionoj da geknaboj amasiĝas, kune kun 600 000 instruistoj, en 79 114 lernejoj, ni devas sperti, ke la entrepreno nomata “franca publika
20
klerigado” posedas la nekontestigeblan rekordon de netaŭgeco, ĉar ĝi produktas seriojn da stultuloj kaj inundon da analfabetoj. Laŭ esploro 2090 de la sesaklasanoj, 1290 de la triaklasanoj ne scipovas skribi.” (En Francio la bazaj, resp. mezaj klasoj numeriĝas post “prepara kurso” komence de 10. Temas do pri 11-, resp 14-jarluloj. La red.)
,
Laŭ artikolo, aperinta en “Magyvarorszag” (1987,9) Ĉu la priskribitaĵoj samas kun viaj spertoj kaj opinioj? Skribu ankaŭ vi sur la “Nigra Tabulo”!
ĈE OKULKURACISTO
MI SINCERE KONFESAS: MI HAVAS PROBLEMON NE KUN LA 9KULOJ, SED KUN LA LITEROJ.
21
— paĝo 13 de la PDF —
Lingvopedagogio
INSTRUI PER AKTORADO
Duparta artikolo de Stefan MacGILL
1. Kial dramo en edukado? Dramo en la lernejo ĝenerale celas stimuli la kreivon, pligrandigi la esprim-kapablon, la memfidon kaj kunlaboremon. Ĝi estas sociiga agado, per kiu ni povas puŝi la studentojn preter siaj limoj ĝis novaj spertoj kaj atingoj. Per la klasika dramo ni fajnigas la konon de literaturo kaj ĝia aprezo. Per pli moderna dramo ni fosas en sociaj demandoj kaj interhomaj rilatoj, tiel ke ili iĝu temoj por diskutado kaj pripensado. Formala prelego pri tia temo povas esti jam la postan tagon forgesitan, sed trafa dramigo de la sama problemo povas rezulti en iu ago aŭ frazo perceptita, kiun oni eĉ dudek jarojn poste ne povas forgesi, eĉ post la plej persistaj kaj intensaj klopodoj tion fari. Dramo havas potencon.
2. Kial dramo en lingvo-lernado? En lingvo-lernado la eblo plenumi tiujn noblajn ĝeneralajn celojn estas bremsata per la limigita kono de la lernata (aŭ eĉ eklernata) lingvo. Sed ni ne deskribu tiujn vastajn celojn entute, kaj ĝuste unu el ili — pligrandigi la esprim-kapablon – ni altigu ĝis la unuaranga loko. La ĉef-celo lerni lingvon estas ekkapabli komuniki efike kaj trafe. La sukcesmezuro de niaj instru-programoj estu ĝis kiu grado ili rezultas en tia komunik-kapablo. La aplikadon de dramo kaj aktorado en niaj programoj ni sam-kriterie mezuru.
3. Manieroj enkonduki dramon. En la diversaj manieroj mi volas konsideri du ĉefajn. La unuan mi detaligos kaj ekzempligos ĉi sube, la duan ni pritraktos en la dua parto de ĉi tiu artikolo. La du aliroj estas:
a. Uzo de jam verkitaj skeĉoj aŭ teatraĵoj;
b. Spontana rol-ludado laŭ donitaj situacioj.
22
Laŭ la supra postulo, ke la celo de dramo devas esti la stimulo de la komunika kapablo, vi povus facile supozi, ke la dua rimedo multe pli taŭgas ol la unua. En tio vi ja pravas, sed ankaŭ la unua povas ludi adekvatan kaj eĉ indan rolon, spite la evidentajn kritikojn.
a 1. La evidantaj kritikoj: La studado de jam verkitaj teatraĵoj ekzercas ĉefe la laŭtlegadon, kaj en la moderna lingvo-instruado la kapablo laŭt-legi estas tre malalte taksata. Du personoj, kiuj laŭt-legas unu kontraŭ la alia ne konsistigas konversacion; ili ne komunikas. La ekzerco iĝas iom sencohava, se necesas prepari teatraĵon aŭ skeĉon por iu publika prezentaĵo, tiel ke la studentoj havas sufiĉan motivigon parkeri la tekstojn. Tamen, eĉ parkerado ne estas taksata tre altnivela lingva lerto, precipe se ĝi ne estas transformata en la kapablon uzi la parkeritajn vortojn kaj strukturojn poste kiel iloj de praktika komunikado. En Esperantaj grupoj, la okazoj por publikaj prezentaĵoj estas limigitaj, do la pravigo por uzado de jam verkitaj tekstoj devas esti serĉata alikampe. Ni bezonas skeĉojn, do, kiuj estas uzeblaj kiel la komencpunktoj de spontanaj rol-ludoj. En la dua parto de la artikolo ni ekzamenos aliajn manierojn lanĉi tiujn rol-ludojn, sed fakte la uzo de jam verkita skeĉo havas kelkajn avantaĝojn super tiuj prezentotaj metodoj. Sed ne kiu ajn trovebla dramo taŭeas kiel situaci-donilo por rol-ludado. Kiaj necesas?
a 2. Postuloj pri tekstoj: Entute malmultaj dramoj estas verkitaj en Esperanto, tiuj pedagogie konstruitaj eĉ malpli. La sekcio “Teatraĵoj” en la Libro-katalogo de UEA donas superrigardon el kiu elekti. Taŭgaj skeĉoj devas esti sufiĉe mallongaj por esti trakteblaj ene de stud-horo, kaj ĉiu sceno devas esti sufiĉe mallonga kaj resumebla, por ke studentoj povu enkapigi ĝian esencon, memori la necesan lingvaĵon kaj ĝin rekrei. Taŭga skeĉo havu sufiĉajn rolulojn por okupi la grupon, kvankam ekzistas rimedoj pliigi aŭ malpliigi la nombron de bezonataj roluloj ĝis iu grado. La skeĉo devas minimume esti vort-trezore kaj strukture gradigita por taŭgi al la lingva nivelo de la studentoj, sed prefere ĝi pozitive helpu la lernadon per tio, ke ĝi emfazu iun difinitan ĵus instruitan grama-
23
— paĝo 14 de la PDF —
tikaĵon. Nesciante pri aliaj ekzemploj de didaktike verkitaj skeĉoj, mi citas el la propra verkaro: “La oficeja ĝangalo” (Tridek roluloj, p. 9) kiu emfazas la imperativon, kompas-direktojn, urban geografion kaj transportilojn; “La vazoj” (Tridek roluloj p. 31) ĉiu-neniu, la elementan akuzativon kun nur la verboj aĉetas kaj havas en simplaj mallongaj frazoj sen pliaj gramatikaj komplikaĵoj kiel la adjektiva harmoniigo; “La psikologo sukcesas” (sama verko, p. 41) la kondicionalo kaj la -iĝ-formoj de verboj.
a 3. Dialogo kaj instrukcioj: Estas relative facile verki skeĉojn per tre simpla dialogo; tiuj povas esti eĉ je komencanta nivelo amuzaj kaj senco-havaj (vidu Pordoj, p. 5 ĝis 30). Tiukaze la humuraĵo kutime estas vida, ĉar la vort-trezoro sufiĉas nek por lingvaj ŝercoj, nek por tre komplikaj situaciaj amuzaĵoj. Leviĝas tuj do la problemo, ke la akompanaj instrukcioj al la aktoroj devas esti lingve pli komplikaj ol la dialoga teksto mem. Instruisto staras antaŭ la dilemo ĉu doni la klarigojn nacilingve, ĉu lukti kun mimado kaj pezaj ĉirkaŭklarigoj en Esperanto, ĉu prokrasti la trakton de la skeĉo ĝis la instrukcioj estas kompreneblaj, sed ankaŭ ĝis kiam la simpla dialoga nivelo ne plu necesas aŭ utilas.
Unu maniero superi la problemon estas trovebla en la konfesende malofta situacio, kie diversnivelaj klasoj studas en la sama lernejo.
Pli progresinta grupo povas esti taskita parkeri lingve simplan skeĉon por prezenti ĝin al la klaso de komencintoj. Tiu grupo do vidas poluritan kaj sekve spritan prezentaĵon de la verko kaj povas pli bone kompreni ĝian sencon ol se ili mem klopodus legi kaj surscenigi ĝin. La instruisto devas kompreneble prepari la vojon al la prezentado zorgante ke la necesaj vortoj kaj strukturoj estas konataj. Sed post la prezentaĵo la komencintoj povos multe pli sukcese mem studi kaj surscenigi aŭ aktori la skeĉon, ĉar la progresinta grupo jam klarigis al ili la enscenigajn instrukciojn… per praktika elmontro! La progresinta grupo eble ne multon lernis el la dialogo mem, ĉar ĝi estas tro simpla por ili, sed ili estos uzintaj multajn lingvaĵojn en praktikaj situacioj por organizi la prezentaĵon — la
24
studentoj eĉ ne konscios kiom da esprimoj ili sorbas. Gravas antaŭe instrui la necesajn strukturojn por donado de instrukcioj kaj la frazojn de sceneja geografio: Venu antaŭen, paŝu dekstren, aperu el la maldekstra kuliso, aldone al la vortoj por la agoj en la skeĉo mem, ekz: frapu ĉe la pordo, legu la dokumenton, donu ĝin al li ktp.
Vere, unu el la ĉefaj valoroj parkeri kaj formale prezenti skeĉon estas se la tuta organiza parolado povas okazi en Esperanto. Eĉ se ne ĉiu uzata instrukcio estas perfekte konata, tio utilas, precipe se la instrukcio ligiĝas al konkreta movo aŭ gesto. Eĉ gramatike netraktita frazo, ekz. “faligu la dokumentojn” estos parkerita, se tiu ago okazas ripete tra la teatraĵo, kaj ĉiufoje la instruisto donas la instrukcion en Esperanto samtempe kun paper-faliga gesto. La esprimo ligiĝos mense ankaŭ kun la aktora ago, kaj la spektaklo de dokumenta disŝuto ne estas facile forgesebla. Kiam venos la momento instrui “-ig-” formale, la jam konata ekzemplo estas uzebla ilustre. Pli bone estas ligi nekonatan instrukcivorton kun ago aŭ gesto, ol kun traduko kaj klarigo en la nacia lingvo.
a 4. Superi la kritikon: praktika ekzemplo: Supozante, ke ni povas pravigi aŭ entrepreni formalan prezentadon, ni superas la kutiman kritikon kontraŭ jam verkitaj skeĉoj, se ni uzas ilin kiel bazon por rol-ludado. Plej bone ni esploru la manieron tion fari per praktika ekzemplo: “Ĉu la informo sufiĉis?”, 10-minuta 4-scena skeĉo por du personoj, kies teksto aperis en Juna amiko numero 39 (1986:3) sur paĝo 15. Ni ne kutimas aldoni pedagogiajn klarigojn kaj konsilojn en Juna amiko mem, ĉar tio tro interrompus la spiriton de la revuo; ni klopodos en IPR foje aperigi tiujn atentigojn. Instruistoj povas mem konstati la riĉan uzeblon de la skeĉoj kaj rakontoj en Juna amiko.
a 4.1. Priskribo de la skeĉo: Ĝi estas dialogigo de klasika ŝerco, malnova kiel la montoj. Kun samklasanoj ni aktoris ĝin en nov-zelanda elementa lernejo antaŭ kelkcento da jaroj, en mia juneco. Virino eniras stacidomon, iras al la bilet-vendisto, kaj petas ĉu foriras trajnoj al la nordo. Ŝi ricevas la informojn — ne iras tuj trajno — kaj la vendisto provas
25
— paĝo 15 de la PDF —
vendi al ŝi bileton por la venonta trajno. Sed la virino rifuzas, dirante ke sufiĉas la informo. Ŝi foriras, sed baldaŭ revenadas kun la sama demando sed rilate al ĉiu alia kompasa direkto (ĝis inkl. la sud-oriento). La bilet-vendisto pli kaj pli senpacienciĝas, ĉar la virino delogadas lin de sia Agatha Christie krim-romano kaj rifuzas aĉeti bileton ajndirekten. Evidentiĝas fine, ke ŝi volas nenien iri per trajno, ŝi nur volas certiĝi, ke estas sekure transpaŝi la relojn. La skeĉo fakte havas plian sceneton, sed ni ne malkaŝos tion al vi!
Do, simpla situacio, sed amuza, kaj pedagogie ideala pro la multa ripetado. La angla humur-ĝenro de la “hirt-har-hundaj” rakontoj bone taŭgas por instruado, ĝuste pro tiu pedanta ripetado de scenoj. La skeĉo krome bonas, ĉar ĝi traktas relative praktikan komunikan situacion — la petadon kaj donadon de informoj ĉe giĉeto.
a 4.2. Kiel enkonduki ĝin: Unue necesas leciono pri la kompasdirektoj, tempaj frazoj, etc. “post du horoj”, “je la kvina horo”, pri la partoj de la tago kaj la jaro, pri la vortaro de urba kaj stacidoma geografio, kaj pri la formulado de ĝentilaj petoj. La instruisto povas unue prezenti la skeĉon en formo de monologa rakonto, kio prezentas ankaŭ la instrukciajn frazojn (… la virino paŝas al la fenestro, frapas ĝin, la vendisto formetas sian libron kaj malfermas la fenestron…). Alia ebleco estas doni la tekston por silenta tralegado, kaj post klarigo de iuj tamen nekonataj vortoj, laŭtlege aktorigi ĝin. Tiukaze, oni poste povas peti studenton (aŭ studentojn sinsekve) prezenti la verkon en rakonta formo, por testi la komprenon de la eksterdialogaj vortoj. Fakte, ĉi-kaze la instrukci-vortoj ne estas multe pli komplikaj ol la dialogaj.
a 4.3. Kiel uzi ĝin: Du studentoj estas petitaj veni antaŭ la grupo kaj preni la rolojn de la virino kaj la vendisto. Ili ne kunportas la tekston, sed devas el siaj kapoj rekrei la dialogon. Ili ne memoros ĉion — iuj detaloj elfalos — sed ili verŝajne sukcesos diri la esencon. Eble la ordo iom miksiĝos, ne tro gravas. Se estas inventemaj studentoj, ili eble aldonos propran dialogon. Ne haltigu tion tuj, ĉar ĝi eble kondukos al interesa
26
kaj lerta rezulto. Se unu rolulo aldonas iun neatenditan detalon, la alia devas tion kompreni kaj decidi kiel reagi al ĝi — ĝuste kiel en natura konversaciado.
Okazis, parenteze, ke mi prezentis rakonton al studento kaj petis tiun rediri ĝin propravorte, kaj tiu aldonis tute novan frazon, vere spritan. Mi profitis de tio, kaj ĉiam estonte prezentas la rakonton kun la aldona lertaĵo (ekz. la linio “Sinjoro, ĉi tio estas teatro, ne litĉambro” en “En la teatro”, Juna amiko 1987/1, p. 6).
Se la grupo estas eta, la du roluloj povas aktori la tutan dialogon ĝis la fino kaj poste du aliaj, poste du aliaj ĝis ĉiu ricevis vicon. Ene de la skeĉo unu baza sceno estas ripetita kvarfoje kun nur etaj modifoj. Se la samaj roluloj rekreas la tuton, vi rimarkos, ke en la unua sceno la dialogo estas minimuma, kaj bezonas iom da helpado. La duan fojon, aldoniĝos iom da frazoj, enestos pli da adjektivoj, instruista interveno ne bezonatos tiom; la trian fojon eble vi surpriziĝos pro iu konstruita vorto, kies elementojn vi instruis iam, sed kies kompletan formon vi neniam instruis. La lastan fojon, vi eble konstatos aŭdacan lingvan konstruon, kun neinstruitaj vortoj aŭ strukturoj, kaptitan aŭ konstruitan el iu antaŭa neformala lingva situacio, kaj tamen adaptitan al la nuna bezono. Pro la scena ripeto, la lernantoj emas progresive iĝi pli kuraĝaj en la lingvouzo, ĉar ili mem ne volos nur tede ripeti la samajn kliŝajn frazojn. Ripetado farita nur pro pedagogiaj kialoj povas iĝi teda, sed ĉi tie la rakonto donas artan kialon al ĝi.
Se la grupo estas pli granda, la roluloj povas esti ŝanĝataj post ĉiu alveno de la virino al la giĉeto, tiel ke ĉiu estos pli rapide paroligita. Tiukaze, vi rikoltos pli da vario en la dialogado, sed ĉiu unuopa lernanto havos malpli da okazo bonigi sian lingvo-uzon pro la ripetado.
a 4.4. Kion fari pri embarasaj paŭzoj: Malpli forta aŭ timema lernanto eble subite paneos meze-skeĉe, aŭ ellasos ion esencan. Kion fari? Oni povas skribi kelkajn ŝlosilajn vortojn anticipe sur tabulo, kaj okaze de paneo sufiĉas sen-vorte fingro-montri taŭgan vorton por memorigi la lernanton. Eblas desegni bildon anticipe, el kiu bezonata ideo estas indi-
27
— paĝo 16 de la PDF —
kebla — ĉar pli ofte la stumblo okazos ne pro manko de vorto, sed pro nememoro pri la venonta ago en la rakonto. Nia celo estas stimuli konversacion, ne krei perfektajn memorojn pri rakontoj. Indiko al vorto, bildo, aŭ trafa mimado de iu ago povos pluparoligi mutan studenton. Ekzemple, se la biletisto forgesas proponi al la virino bileton, kaj se la instruisto jam dum la enkonduka rakontado/komuna legado ligis iun mim-geston (prenado de bileto el iu alta breto) kun la vortoj “vendi al vi bileton…”, eble sufiĉos ripeti tiun geston por ĉani la tutan tiurilatan frazon, kaj la prezentaĵo pluiras sen vorta interveno de la instruisto. Uzu prefere tiujn taktikojn ol paroli naci-lingve.
a 4.5. Korektado de eraroj: Eterna demando estas la grado ĝis kiu oni korektu misajn eldirojn. Tio aktualas nunkaze, ĉar kvankam la instruisto aŭ la teksto donis modelon, la studentoj tamen faros erarojn dum la rediro. Ju pli inventemaj, des pli da erar-risko. Ni ne volas ignori tiujn
erarojn, ĉar la pli kleraj studentoj scios, ke iu formo estas erara, kaj sci-
volos, kial la instruisto permesas tion. Aliflanke, ni ne volas tro ofte bremsi la penso-fluon de la aktoroj, kiuj ja estis ĵetitaj en iom nervozigan situacion, almenaŭ se la klaso ne regule uzas rol-ludajn teknikojn. Interrompado detruas la senton, ke la studentoj prezentas spektaklon. Ideale, la instruisto havas komputilecan memoron, notas ĉiujn erarojn kaj en la fino ilin traktas. Sed la instruisto plejofte ne havas tempon skribe noti erarojn, ĉar tiu estas samtempe la ensceniga direktoro. Memori ĉiun eraron enkape malfacilas. Belan kompromison proponas la ripeta strukturo de la skeĉo. Ĉiufoje, kiam la virino forlasas la giĉeton prezentiĝas natura paŭz-eblo. Tiam la instruisto povas interveni sen haltigi la fluon, sen ĝeni artisme, por laŭdi la aktorojn kaj aldoni kelkajn lingvajn atentigojn. Tio portas la avantaĝon, ke la rimarkigo sekvas tre baldaŭ post la eraro, kaj krome, la aktoro tuj faronta la sekvan preskaŭ saman scenon povos ekuzi la korektan formon, kaj tiel ĝin tuj internigi.
28
a 4.6. Sekvoj: Kiel jam indikite, el la teatra formo, oni povas peti la kreon de la rakonta formo. Oni povas krome starigi demandojn pri la rakonto, kio postulas lerton en aŭskultado, kompreno kaj reag-kapablo. Respondado estas eble pli malfacila ol rakontado, ĉar en tiulasta la studento povas elekti el siaj scioj laŭplaĉe, kaj ĉirkaŭ-navigi siajn insulojn de nescio. Ĉar lerta demandado postulas specifajn sciojn, ĝi emas malkovri la insulojn. Poste, indas starigi demandojn pri la vivoj de la studentoj, rilate al la temoj de la verko, ekz.: ĉu vi ofte petas informojn? Kiajn? Kie? Ĉu vi iam vendis objektojn? Kiujn? Kia estis tiu laboro? Ĉu vi ofte legas? Kiajn librojn? Ĉu dum la laboro? Plia eblo estas starigo de simila situacio, ekz.: Virino paŝas al la bilet-vendejo en flug-haveno kun multe da mono. Ŝi demandas…” Studenta imag-povo devas pluiri el tiu vidpunkto. La respondoj povas esti skribaj, en esea formo, aŭ aktoritaj, en rol-luda formo.
4. Jen ideoj kiel uzi jam verkitan tekston. En la dua parto de la artikolo ni esploros kiel sproni rol-ludadon sen teksto, kaj ni ankaŭ kontrastos tiujn du metodojn.
(Daŭrigota)
ĈU BELARTA VERKO APARTENAS AL INSTRUHELPILOJ?
Till DAHLENBURG
Unu el niaj nuntempaj verkistoj, Erwin Strittmatter [Ervin Ŝtritmater], diras en sia romano “La vilaĝa vendejo” koncerne la speguliĝon de ies karaktero en taksadoj flanke de aliuloj: “La homo havas tiom da sortoj, kiom da samtempuloj ekzistas, kiuj observas lin.” (“Der Laden”, Berlin 1985, p. 115) Ĉu tiu ĉi eldiraĵo estas aplikebla ankaŭ al prijuĝo, al aprezo de belarta verko?
Tutcerte, ĝi estas, ĉar la vortoj, kiujn ni uzas, estas ŝanĝbrilantaj. Kaj tiu ĉi ŝanĝbrilado dependas de multaj cirkonstancoj, interalie de la poli-
29
— paĝo 17 de la PDF —
semio de la unuopaj vortoj, de la personaj spertoj de la verkinto, ekzemple rilate al naturaj fenomenoj, de la trajtoj de la legantoj.
Precipe konsiderante poeziaĵojn la opinioj ja ege diverĝas. La diferencoj en la percepto de difinita versaĵo flanke de diversaj “ĝuantoj” klare montriĝas kaj fariĝas kapteblaj, se oni povas kompari du aŭ pli da tradukoj de iu versa verko.
Ju pli strikte la cellingvo estas ligita kun la originala lingvo de iu versaĵo, ju pli profunde la tradukinto regas kaj la originalan kaj la cellingvon, des pli multinstrua, des pli riĉiga estas por ni la komparado. Evidentiĝas, ke ni, legante difinitan versaĵon en kelkaj tradukoj de diversaj tradukintoj, ekkonas la multfaceton de la originalo kaj vere lernas rigardi aŭ la internan aŭ la eksteran mondon el pli-malpli malsamaj vidpunktoj.
Esperanto havas la grandan avantaĝon kompare al la etnaj lingvoj, ke ĝi kiel cellingvo restas sufiĉe elasta por liveri al la legantoj spegulon de la originala verko, ĉar Esperanto estas adaptebla ekzemple al idiomatismoj de iu ajn lingvo, kaj la leganto ne sentas eventualan nekutimecon de la esprimo kompare kun sia gepatra lingvo; interese — li gajnas, li profitas, li ricevas pliriĉigon koncerne aliajn pensmanierojn, bildstrukturojn, esprimkutimojn.
Se la vortoj aŭ formoj en la originala verko povas esti komprenataj diverssence (kaj tio ja devus okazi en kvalite bel-arta verko), tiam la tradukanto portas ege grandan respondecon: li havas la devon subsenti la imagojn de la aŭtoro; la tradukanto eĉ fariĝas kunaŭtoro.
Ni rigardu, kiel kvar tradukintoj klopodas plenumi tiun ĉi taskon: Temas pri esperantigo de la versaĵo “Velo” de la rusa poeto Lermontov fare de Berin, Sokolov, Logvin kaj Gusev.
Jen la kvar tradukvariantoj de la unua strofo:
Berin Soleca velo blanke helas en la nebula mara blu” — ĝin kio de l” hejmlando pelas kaj pelas al fremdlandoj plu?
30
Sokolov: Blankiĝas velo en la maro glitante sur la bluaj ondoj… Vi hejme kion lasis, kara, kaj serĉas en aliaj mondoj?
Logvin: Jen blankas sola vel” ĉe rando de marnebula blukolor”… Kion ĝi lasis en hejmlando? Kion ĝi serĉas en ĉi for”?
Gusev: Blankadas velo unusola en la nebula mara blu”, ĝi kion lasis, kion volas en fremdaj landoj serĉi plu?
Mi supozas, preskaŭ estas konvikita, ke ĉiuj kvar tradukintoj bone regis la lingvon de la originalo, la rusan. Kaj pro tio la diverseco en la interpretado povas dependi ankaŭ de la plursenco de iu vorto en la rusa lingvo. Ni koncentriĝos sur la esprimoj, kiuj priskribas la koloron de la velo. Estas notinde, ke la nocio “blanka” en ĉiu kazo diversmaniere estas ligita kun nocio de “estado, fariĝo, ekzisto”:
— velo blanke helas — blankiĝas velo
— blankas velo
— blankadas velo
Ĉu la tradukintoj-kunaŭtoroj tro propravole interpretis la rusan vorton “beleet” en la originalo? (Originalo: Beleet parus odinokij…)?
Montriĝas post esploro de la signifoj de la verbo “belet’/beletj” laŭ vortaroj de la rusa lingvo, ke la verbo entenas kaj la nocion de la estado kaj la nocion de la fariĝo (distingiĝi per sia blanka koloro; esti videbla — pri io blanka —; iĝi blanka).
Kaj la esperantlingvaj sufiksoj “-ad-” resp. “-iĝ-” prezentas a. la agon en ĝia elvolviĝo kaj insistas pri ĝia daŭro aŭ ripetiĝo; aŭ signifas
31
— paĝo 18 de la PDF —
b. vole aŭ nevole transiri en la staton, esprimatan de la radiko.
Pro tio ĉiuj kvar variantoj en la esperanta-versio estas — laŭ mia opinio — konformaj al la originalo, kvankam laŭ indiko de la kvarvoluma akademia vortaro de la rusa lingvo (1957) la esprimo “beleet” en la versaĵo de Lermontov havas la unuan signifon (= distingiĝi per sia blanka koloro; esti videbla — pri io blanka —). Aparte menciinda estas la traduko de Berin per la vortoj “blanke helas”, ĉar ĉi tie la forto de la blanka koloro estas emfazata, dum en la aliaj tri tradukoj la atento de la leganto estas direktata al la procezo.
Kion donas al niaj Esperanto-kursoj (por progresintoj kompreneble) tiaj komparoj?
Kiel vi povis konstati, per komparo de diversaj tradukoj oni estas devigata pli serioze okupiĝi pri la sencoenhavo, pli prudente, pli singardeme elekti en la praktika lingvouzo la radikojn. Tiaj komparoj plialtigas la sintenon rilate poeziaĵon kaj limigas la nombron, la kvanton de esperantistoj, kiuj tro frue “verkas” versaĵojn. Venas en mian memoron vortoj de William Auld el la libro “Pri lingvo kaj aliaj artoj”:
“Eble la plej malnova ŝerco en nia movado koncernas tiun esperantiston, kiu, renkontiĝinte kun konato kaj sciiĝinte, ke li komencis lerni Esperanton, diris al li: Do vi lernas Esperanton jam dum unu semajno? Bonvolu do montri al mi la poemojn, kiujn vi verkis!”
La plej grava rezulto de tiaj komparoj estas tutcerte pli realista prijuĝo de la fenomeno “lingvo” ĝenerale kaj de la fenomeno “Esperanto” aparte: Vortoj kaj formoj estas por ni krudmaterialo, el kiu ni povas konstrui la percepteblan ujon de niaj pensoj; do — la kvalito, la taŭgeco, la konformeco de la lingva konstruaĵo dependas unuavice de la sprito, de la genio de la verkanto, en nia kazo — de la tradukanta poeto.
Enkadre de la instruado de Esperanto ni posedas la kvazaŭ unikan eblecon, konatigi la lernantojn (inkluzive nin mem!) kun originalaj verkoj, ĉar per Esperanto-traduko la etnolingva sencenhavo povas esti multe pli bone konservata ol per traduko en alian etnan lingvon, kie la esprimkutimoj nature limigas la konformecon al la originalo.
32
Vi rimarkis, ke mi ne notis la jarojn, kiam la unuopaj tradukintojkunaŭtoroj publikigis sian Esperanto-version de la Lermontova “Velo”; bonvolu pardoni al mi, sed vi serĉu la jarojn de la publikigoj kaj konstatu ankoraŭ aliajn menciindaĵojn, kiuj “ekfluas”, ekzemple koncerne la evoluon de nia komuna lingvo, el tiaspecaj observoj.
ĝ Tre interesan metodon prilaboris kolego Roger YAFIL (adreso: 15, rue de la Parois, F-78400 CHATOU). Li serĉas diverslingvajn gekolgojn-kunlaborantojn. Bonvolu kontakti lin!
Adreso de la aŭtoro DDR-2722 Brŭel Str. d. DSF 13.
La Redakcio de IPR atendas vian opinion: pri la revuo; pri la Propono pri Ekzamena sistemo; pri niaj estontaj Konferencoj. Bonvolu esprimi vian opinion kaj helpi nian komunan agadon!
33
— paĝo 19 de la PDF —
Lingvistiko
LA DLT-PROJEKTO AŬ KIAM MAŜINA TRADUKADO HELPAS ESPERANTON ANSTATAŬ KONKURENCI ĜIN
Bernard-Rĉgis LARUE Emile VAN DAMME
La Eŭropa Komunumaro agnoskas momente naŭ oficialajn lingvojn. Ili estas laŭalfabete: la angla, la dana, la franca, la germana, la greka, la hispana, la itala, la nederlanda kaj la portugala. Se ĉiu teksto verkita en iu ajn el tiuj lingvoj devas esti tradukita en la ok aliajn, vi facile komprenos, ke tio kostas gigantajn sumojn da mono. Ekonomiisto iam kalkulis, ke ĉiu vorto de la politikistoj kostas en la Eŭropa Parlamento 22 dolarojn! Pro tio la slogano en parlamentaj medioj estas nun: “Silento estas oro!”
La Eŭropa Komunumaro penas trovi malpli kostajn solvojn por la nuna lingva problemaro, i.a. en la kampo de aŭtomata perkomputila tradukado. Sed ankaŭ ĉi-tie la obstakloj estas multnombraj kaj la laboro ampleksa. Efektive, se oni devas traduki tekstojn el ĉiu el la 9 lingvoj en ĉiufoje la ok aliajn, oni devas enkodigi en la komputilon 9 X 8 dulingvajn leksikonojn = 72 leksikonojn. La situacio estas jena:
9 lingvoj al kaj el 9 lingvoj =9×8 rilatoj = 72 rilatoj
Tia sistemo restas peza kaj multekosta. Pro tio, oni strebis al simpligo de la laboro kaj malaltigo de la kostoj. La Nederlanda firmao BSO (Buro voor Systeemontwikkeling, oficejo por sistemellaborado), pere de sub-
34
Forumo
PROPONO PRI “REGULARO POR UNUECA EKZAMEN-SISTEMO”
Diskutenda dum la 21-a Kongreso
Artikolo 1 Celo
La Unueca Ekzameno-Sistemo celas:
(a) ke ĉiu samgrada ekzameno en ĉiu lando havu la samajn postulojn, materialon kaj formon, por ke
(b) ĉiu esperantisto povu meti samgradan ekzamenon en kiu ajn lando, ĉar tiamaniere
(c) estu eble organizi internaciajn kursojn kaj ekzamenojn, kaj demonstri per tio
(d) la unuecigan forton de la Internacia Lingvo Esperanto kaj
(e) altigi la nivelon de esperantistaj internaciaj aranĝoj kaj de la agado de esperantistaj organizaĵoj.
Artikolo 2 Gradoj de diplomoj
Ĝis kiam la instruado de la Internacia Lingvo ne estas ŝtate oficialigita,
ene de la Internacia Esperanto-Movado oni povas akiri la sekvajn
diplomojn:
(A) «bazgrada»: pruvanta la kapablon uzi parole kaj skribe la Internacian Lingvon en la plej oftaj ĉiutagaj situacioj;
(B) «mezgrada»: pruvanta la perfektan konon de la lingvo, de la historio, celo kaj agado de la Movado;
(C) «faka»: pruvanta la kapablon solvi iun specialan fakan taskon pere de la Internacia Lingvo, laŭ la fakoj:
— paĝo 20 de la PDF —
Diplomo de instrukapablo Diplomo de arttradukisto Diplomo de faktradukisto Diplomo de fremdulgvidanto Diplomo de komerckorespondanto
sd ss aa
Artikolo 3 Praktika valoro de diplomoj
Ekde la jaro XXXX
(a) oficiale partopreni Esperanto-internaciajn aranĝojn (kongresojn, renkontiĝojn, konferencojn ktp.) rajtas nur A-diplomitoj;
(b) ene de landaj Esperanto-organizaĵoj rajtas kandidati kaj elektiĝi kiel funkciuloj nur B-diplomitoj;
(c) ene de opaj fakoj rajtas oficiale funkcii nur C-diplomitoj de koncerna fako; en la Internacia Esperanto-Movado kandidati kaj elektiĝi kiel funkciulo povas nur C-diplomito, laŭeble konvene al la fako de la diplomo.
Artikolo 4 Ekzamenaj komisionoj
1. La diplomoj A, B, kaj C estas akireblaj dum samgradaj ekzamenoj antaŭ la oficiale nomumita Ekzamena Komisiono [EK].
2. En ĉiu lando la landa Esperanto-Asocio kaj la landa ILEI-organizo interkonsente elektu 10 ĝis 20-membran Konstantan Ekzamenan Komitaton [KEK].
3. Kiel membroj de KEK povas esti elektitaj ĉefe pedagogoj aŭ aliaj personoj, kiuj diplomiĝis en universitato aŭ samranga altlernejo kaj/aŭ C-diplomiĝis; krome membroj de la Akademio de Esperanto aŭ konataj Esperantaj verkistoj.
4. Por ĉiu aparta ekzameno estu starigita EK, kies formigon prizorgas la Prezidanto de KEK.
(a) La EK por A- kaj B-ekzamenoj konsistas el 3 membroj. (b) En la EK de A-ekzameno almenaŭ du membroj devas esti membroj de KEK. La tria, laŭeble, estu iu funkciulo de loka Esperanto-organizaĵo aŭ la kursgvidanto, se la ekzamenotoj estis kursanoj de la sama kurso.
(c) Membro de B-ekzamena EK povas esti nur membro de KEK.
(d) La EK de C-ekzameno devas konsisti el almenaŭ 4 membroj, ĉiuj KEK-anoj, el kiuj du rajtas ekzameni po du studobjektojn, kaj unu — krom la parola objekto — povas kvalifiki la faklaboraĵon.
5. Ĉiu Ekzamena Komitato havas Prezidanton. Antaŭ la ekzameno la membroj interkonsentas pri la objekto aŭ objektoj, kiujn ekzamenos la komisionanoj.
6. Pri ĉiu ekzameno devas esti farata Ekzamena Protokolo laŭ difinita formularo, subskribita de ĉiu ekzameninto. La indikoj de Ekzamena Protokolo, Registro kaj Diplomo devas koincidi (Artikolo 11).
7. Indekso — En tiuj landoj, kie ekzistas oficiale akceptitaj Indeksoj, la ekzamenoj el opaj objektoj de C-ekzameno estas fareblaj
| aparte, laŭ universtitata ekzamena sistemo (kolokvo). En tiu
| kazo, la sukcese plenumitajn ekzamenojn demonstros la
Indekso, laŭ kiu poste estos enregistrita la rezulto kaj eldonita la
diplomo.
Artikolo 5 Loko, Tempo, Financo 1. La lokon kaj tempon de ekzamenoj fiksas ĉiam la Prezidanto de KEK
2. La ekzamenaj kotizoj kaj la honoriaro de ekzamenintoj estas aparte fikseblaj de landaj KEK.
— paĝo 21 de la PDF —
Artikolo 6 (c) C-ekzameno: Kandidatigo FAKO KOMUNAJ STUDOBJEKTOJ FAKAJ STUDOBJEKTOJ
1. Antaŭ la ekzameno la kandidato devas plenigi ekzamenan formul- Interlingvistiko — Historio de la
aron. E-literaturo 2. (a) Al la A-ekzameno povas esti allasita ĉiu, kiu plenigis ekza- prebruista = li reo A
menan formularon kaj enpagis la ekzamenkotizon (Art. 5.2). Instrumetoda praktiko
(b) Al la B-ekzameno povas esti allasita tiu, kiu sukcese plenumis Arttradukista ki T Literatura analizo
la A-ekzamenon kaj atestas tion per A-diplomo. | Stilistiko, Retoriko
Teorio k praktiko de tradukado
(c) Al la C-ekzameno povas esti allasita tiu, kiu sukcese plenumis |
; : – Faktradukisto Ei LI Fakaj scioj (terminologio la B-ekzamenon kaj atestas tion per B-diplomo. | midi, ij ĝo)
Stilistiko, Dialektologio Teorio k praktiko de tradukado
3. (a) Inter du malsamrangaj ekzamenoj estas postulata minimume Fremdulgvidanto 0 L Interpretado sesmonata tempintervalo KE ero koj keograŭio l Arto kaj Arthistorio (b) Inter nesukcesa ekzameno kaj ĝia ripeto estas postulata Praktiko de fremdulgvidado almenaŭ trimonata tempintervalo. Komerc- LI 0 Politikekonomio korespondanto Komercaj scioj Geografio Artikolo 7
Koresponda praktiko
Ekzamenaj objektoj
(a) A-ekzameno: vortprovizo (aktiva scio de ĉ. 800 radikoj laŭ la baza vortaro de Esperanto aperinta en la oficiala Artikolo 8 revuo de UEA “Esperanto”); Formo de Ekzamenoj gramatiko (la fundamento de Esperanto-gramatiko, parola kaj skriba esprimkapablo ene de la temoj, denombritaj en aparta aldonaĵo).
(b) B-ekzameno: perfekte koni Esperant-lingve la Gramatikon de Esperanto Historion kaj Nuntempan Organizon de la Esperanto-Movado; flue paroli la lingvon, koni la celon kaj la praktikon de la Movado.
1. Ĉiu ekzameno konsistas el du partoj: parola kaj skriba.
2. A-ekzameno, skriba parto La kandidato devas traduku el sia gepatra lingvo Esperanten 5 kompleksajn frazojn, entenantajn diversajn gramatikaĵojn; skribi memstaran konceptaĵon laŭ libera temo, elektita de EK. (Tempodaŭro 1 horo)
parola parto
La kandidato devas laŭtlegi kompaktan tekston, konsistantan el 8- 10 frazoj, traduki la tekston gepatrolingven; analizi ĝin gepatrolingve morfologie kaj respondi al la gramatikaj demandoj de la ekzamenanto;
— paĝo 22 de la PDF —
konversacii Esperante kun la ekzamenanto pri la temoj, menciitaj en la Aldono, deklami fragmenton el unu el devigaj poemoj (Espero; La vojo; Ho, mia kor”) aŭ du liberelektitaj. (Tempodaŭro 20 min.) . B-ekzameno, skriba parto la kandidato devas traduki el gepatra lingvo Esperanten 10-trazan tekston; skribi memstaran konceptaĵon el unu el la temoj de Aldonoj (elektita de EK)
parola parto la kandidato devas respondi Esperant-lingve al la demandoj de EK (po 3 demandoj el ĉiu studobjekto): — Gramatiko de Esperanto (Aldono) — Historio kaj Nuntempa Orgazino de la Esperanto-Movado (Aldono) — Libera interparolado kun ekzamenanto pri iu movado-praktika temo, el la temaro (Aldono). . La C-ekzameno konsistas el tri partoj: Skriba: ĉiu kandidato devas verki minimume 10-paĝan faklaboraĵon, kies temo devas esti ĉerpita el iu fakobjekto de la koncerna ekzameno; Parol-teoria: formo kiel ĉe B-ekzameno (Art. 6.3), laŭ la studobjektoj, detaligitaj en Art. 7(c); Praktika: laŭ fakoj (ekzemple por “Instruista” — provleciono ktp).
Artikolo 9 Decido pri rezulto
. La komisiono aparte decidas pri la skriba kaj pri la opaj objektoj de parola kaj praktika partoj de la ekzamenoj, taksante laŭ tri notoj: “Nebona”, “Bona” kaj “Tre Bona”.
. La kandidato, kies skriba laboro estas “Nebona”, ne povas esti allasita al la parola parto.
3. Ĉiu kandidato ricevas en:
A-ekzameno 3 notojn (skribo, gramatiko, parolkapablo); B-ekzameno 4 notojn (skribo, gramatiko, historio de la movado, movado-praktiko);
C-ekzameno 6 notojn (faklaboraĵo, studobjektoj kaj praktiko laŭ Art. 7/c).
4. (a) Kandidato por A- kaj B-diplomo, kiu ricevas noton “Nebona”
en iu ajn studobjekto, malsukcesas la tutan ekzamenon.
(b) Kandidato por C-diplomo, kiu ricevas noton “Nebona” nur en unu studobjekto, rajtas ripeti la ekzamenon nur en tiu studobjekto.
Se li ricevas du notojn “Nebona”, li malsukcesas kaj devas ripeti la
tutan ekzamenon.
. La fina rezulto de ekzamenoj povas esti “Nesukcesa”, “Sukcesa”,
“Bona”, “Tre Bona”, “Eminenta”, “Eminenta kun Laŭdo”. “Nesukcesa” — se la kandidato ricevas en A- kaj B-ekzameno unu, en C-ekzameno du notojn “Nebona”;
“Sukcesa” — se en B-ekzameno nur 1 noto estas “Tre Bona” aŭ ĉiuj nur “Bona”; aŭ se en C-ekzameno nur 1 noto estas “Tre Bona” aŭ ĉiuj nur “Bona”; aŭ se li devis ripeti ekzamenon en iu studobjekto;
“Bona” — se en A-ekzameno 3 notoj estas “Bona”; — se en B-ekzameno 2 notoj estas “Tre Bona” kaj du “Bona”; — se en C-ekzameno 2 aŭ 3 estas “Tre Bona” kaj 3 aŭ 4 “Bona”; “Tre Bona” — se en A-ekzameno 2 notoj estas “Tre Bona” kaj 1 “Bona”; — se en B-ekzameno 3 notoj estas “Tre Bona” kaj 1 “Bona”;
— se en C-ekzameno 5 aŭ 4 notoj estas “Tre Bona” kaj 1 aŭ 2 “Bona”;
— paĝo 23 de la PDF —
“Eminenta” — se en A- kaj B- ĉiuj notoj estas “Tre Bona”, en C-ekzameno nur unu noto estas “Bona”;
“Eminenta kun Laŭdo” — en C-ekzameno, se ĉiu noto estas “Tre Bona”.
Artikolo 10 Anonco de Rezulto
1. Tuj post la decido la Prezidanto de la Ekzamena Komisiono informos la kandidatojn pri la Rezulto.
2. Ĉiu sukcesinta kandidato ricevos diplomon, kies titolo estas por A: «Diplomo pri parolkapablo en la Internacia Lingvo Esperanto» por B: «Supera diplomo de la Internacia Lingvo Esperanto» por C: Faka diplomo laŭ la koncerna fako; ekzemple «Faka Diplomo pri Instrukapablo en la Internacia Lingvo Esperanto».
Artikolo 11 Registro
1. La konstanta sekretario de landa KEK registras en aparta registro kaj la sukcesintajn kaj la nesukcesintajn kandidatojn aparte, ĉiujn sub aliaj numeroj.
2. La numeroj de la registro kaj ĉiuj aliaj detalaj indikoj ĝiaj devas koincidi kun la indikoj de la ekzamena formularo kaj ekzamena protokolo, kiuj estas kolektitaj de la Prezidanto de KEK. (Art. 4)
Artikolo 12 Ekvalido kaj Publikigo Tiu ĉi Regularo ekvalidos post ĝia definitiva akcepto kaj estos publikigita en la oficialaj organoj de UEA kaj ILEI. Ĝi estos poste ankaŭ publikigota en aparta broŝuro, kompletigota per la Regularo de Internacia Ekzameno pri Esperanto.
8
„LO
2
E.
p =
Prilaborendaj aldonaĵoj
Specimenoj por A-, B-, kaj C-diplomoj; (a) Specimeno de la Ekzamena Protokolo; (b) Specimeno de la Ekzamena Formularo (tradukenda nacilingven!);
Indekso;
Temaro por Konversacio en A-ekzameno;
Temaro por Gramatiko en B-ekzameno;
Temaro por Historio kaj Nuntempa Organizo de la Esperanto- Movado;
Temaro por la Movado-Praktiko;
. Skiza temaro por C-ekzamenoj:
(a) Instruista,
(b) Tradukista-arta,
(c) Tradukista-faka,
(d) Fremdulgvidanta,
(e) Komerckorespondanta.
— paĝo 24 de la PDF —
10
ON i
NO
To
xx BALOT-FOLIO MM o En kor ko Mo re a o ON, St o Todo, Miao kaj prados: =… „59 598 sioj ia 5 EKS Skuas oo erst ikeciza adreso dela lermejo: …………..s.»»s».. cs
(Por neinstruisto aŭ emerita pedagogo, la hejma adreso)
SUBSTREKU LA DEZIRATAN FRAZON!
1. Mi akcpetas la proponon sen ŝanĝoj.
2. Mi forĵetas la penson pri Unuecigo.
3. Mi akceptas la penson pri Unuecigo, sed laŭ tute alia vidpunkto, MMM E E kwanto peemedg a Pa kha Ss kultis Gu ime ka
4. Mi akceptas la proponon kun jenaj ŝanĝoj: (Menciu la numeron de la Artikolo!)
— paĝo 25 de la PDF —
Resendu al la adreso de la redaktejo
Resendu al la adreso de fa rem
12
vencioj de la Eŭropa Komunumaro kaj de la nederlanda registaro, ellaboris originalan sistemon kiu reprezentas gravan paŝon antaŭen.
La ideo estas jena: Se oni tradukas iun ajn tekston ne plu en la ok aliajn, sed nur en unu, ni bezonos ok dulingvajn leksikonojn. Tiun unu lingvon ni nomos la pont-lingvo. Poste ni devas retraduki el tiu pont-lingvo en la ok aliajn lingvojn kaj do ni denove bezonos ok dulingvajn leksikonojn. Car tamen la font-lingvo kaj la cel-lingvo ĉiufoje varias, ni bezonos entute 9 dulingvajn leksikonojn “font- al pont-lingvo” kaj 9 “pont- al cel-lingvo”. Sume ni do bezonos 18 leksikonojn anstataŭ 72. Ni ekhavas jenan skemon:
pre 9 lingvoj al
pont-lingvo = 9 rilatoj
pont- €
= 9 rilatoj
Restis la problemo de la elekto de la pont-lingvo. Por maksimume plifaciligi kaj simpligi la laboron de la komputilo kaj ne superŝarĝi ties memoron, la pont-lingvo devas esti: — sendubsenca, por la aŭtomateco de la dua traduko; —= kompakta, por redukti la kostojn kiel eble plej multe dum transportado kaj stokado; — inspektebla, por testi, kontroli, kompletigi, plibonigi, korekti ktp. Vi divenas kiu estas tiu lingvo! Efektive, la firmao BSO elektis Esperanton kiel pont-lingvon kaj nomis la sistemon DLT (Distributed Language Translation; Distribua Lingva Tradukado). Alia avantaĝo de lingvo kiel Esperanto estas, ke ĉiu vorto havas jam sian gramatikan markon, kio gravas por la komputila analizo. En franca frazo, ekzemple, la vorton “fort” povas esti adjektivo aŭ adverbo. Kp. “i/ est fort”kaj
35
— paĝo 26 de la PDF —
“il crie fort”. En ambaŭ kazoj oni devas diri al la komputilo ĉu “fort” estas adverbo aŭ adjektivo. Tiaj precizigoj neniam necesas en Esperanto.
Krome, Esperanto prezentas alian avantaĝon kompare al etnaj lingvoj. Por skribi la literojn de la vortoj kaj la ciferojn, la komputilo uzas la 1- kaj 0-bitojn. Kutime ĉiu interpunkciaĵo kaj litero ricevas propran kodon, de 1 ĝis 16 bitoj laŭ ofteco. En la kazo de Esperanto, ne la literoj, sed la radikoj, afiksoj kaj finaĵoj ricevas propran kodon. Tio ebligas aldonan ŝparon ĝis pli ol la duono de la bitoj kaj plirapidigas kaj faciligas la tradukon.
Tamen, oni devis modifi nian “sanktan” lingvon, ĉefe ĉar ĝi ne estas sendubsenca por maŝino. Ekzemple, “gravedaj virinoj kaj infanoj” estas sendubsenca por normala homo, ne por maŝino, kiu ne scias sufiĉe pri la mondo… aŭ ne sufiĉe rapide (problemo de trarigardo de informarego).
Jen kelkaj devioj far DLT el la “komuna” Esperanto.
1. En la frazo “La flughaveno posedas ok elektrajn pasaĝerojn transportantajn veturilojn”, maŝino povas kompreni ke temas pri elektraj pasaĝeroj anstataŭ elektraj veturiloj. DLT enkondukas ĉikaze la “fantoman” artikolon LE kiel “maldekstran krampon” por indiki la komunecon de substantiva esprimo kaj skribos do: “ok elektrajn LE pasaĝerojn transportantajn veturilojn”. Alia ebleco estas skribi “…pasaĝerojn-tranportantajn…”, kio ankaŭ povas esti uzata en DLT.
2. La frazo “La plej bona estas tiu ĉi ŝraŭbilo” estas dusenca. Ĝi povas signifi a) la plej bona ilo estas tiu ĉi ŝraŭbilo” aŭ b) tiu ĉi ŝraŭbilo estas la plej bona (el aliaj)”. En a) iu vorto estas subkomprenata kaj DLT enkondukas la artikolon LO por tion signi. Signifo a): “LO plej bona estas…” Ankaŭ ekz. “LO unua kion ni povas fari…” Tiel la maŝino ne vane serĉos la substantivon al kiu rilatus “unua”.
3. Ĉar ofte uzata, la baza numeralo “unu” ankaŭ ricevas la akuzativon. Ekz.: “La komisiono ricevis nur unuN proponon”.
4. Uzo de novaj pronomoj por indiki la sekson de tiu(j) al kiu(j) ili rilatas.
36
singularo pluralo rla ina sekso ŝi iŝi por la vira sekso hi ihi por la ina aŭ vira sekso (nekonata aŭ negrava) A ili por aliaj konceptoj, objektoj, bestoj ĝi ili
Komparu ekzemple la francan “ils” kaj “elles”.
5, “Ĝi estas manĝanta” similas al “Gi estas manĝata”, sed “ĝi manĝas” ne havas simetrion en la pasivo. En DLT tio estas enkondukata: la pasiva voĉo estas sinteze anstataŭ analize formata, per la sufikso “AJT”. Aperas do en DLT “manĝajtas, manĝajtis, manĝajtos”, ktp. Sekve, la verbo “esti” estos uzata nur kiel kopula aŭ situacia verbo. )
6. Jen alia dusenca kombinaĵo: “La manĝado de la muso”. Cu la muso manĝas aŭ ĉu ĝi manĝajtas? DLT diferencigas la prepoziciojn kaj aldone uzas la akuzativon por substreki la objekton de la ago: “La manĝado FAR la muso” (ĝi manĝas), kaj “La manĝado DE la musoN” (ĝi manĝajtas). ;
7. Kion signifas “Ni bezonos dek du metrojn altajn turojn”? Cu “dek turojn du metrojn altajn” aŭ “dek du turojn kiuj estas metrojn altaj” aŭ “turojn kiuj estas dek du metrojn altaj”? Krome, la maŝino riskus kredi en unua analizo ke “metrojn” estas la rekta objekto de “bezonas”. DLT uzas en tiaj kazoj la prepozicion JE – akuzativo: “Ni bezonos du JE dek metrojN altajN turojN”. = 8. La akuzativo de direkto estos permesata nur kune kun prepozicio, por faciligi la distingon inter rektaj objektoj kaj cellokoj.
9. Priskribita vort-sinsekvo. Por plifaciligi la tradukon el la pont-lingvo en alian lingvon, la libereco de la vortordo estas draste limigita. DLT permesas 33 strukturojn por ĝeneralaj, infinitivaj, dependaj, adjektivaj kaj participaj propozicioj. Tiu nombro restas tamen sufiĉe granda, des pli ke ĉiu frazo povos enteni kombinon de pluraj tiaj strukturoj.
10. Pro tiu lasta devigo, ne plu eblos emfazi vorton per ĝia lokigo. Tial en DLT oni kreis novan vorteton “ĴE” metendan post la emfazotan Vorton.
37
— paĝo 27 de la PDF —
11. Prepozicioj kiel “en, inter, antaŭ, post,…” povas esti tempaj aŭ lokaj. Por pli klare precizigi, DLT aldonas al la prepozicio, “ie” se ĝi estas loka kaj „iam” se ĝi estas tempa. Ekz. : “Ie-inter la ekspozicio kaj la kunveno” (loka) sed “iam-inter la ekspozicio kaj la kunveno” (tempa). Same “ie-antaŭ” kaj “iam-antaŭ”, “laŭ la prezidanto” sed “ie-laŭ la rivero”.
12. “La demando kiu venos” estas dubsenca frazosegmento. Ĉu venos la demando aŭ ĉu estas demando pri kiu venos? La tabelvortoj demandaj/rilataj (Ki-vortoj) ricevas DO se ili estas demandaj: ”La demando kiu-DO venos” (oni demandas: “Kiu venos?”)
13. Revene al la “gravedaj virinoj kaj infanoj”, kio estas traduko de la angla “pregnant women and children” kaj kio erare tradukiĝus perkomputile en la francan jene “des femmes et des enfants enceintes”, ni menciu, ke DLT povas uzi duoblan intervortan spacon. Tiamaniere la maŝino rekonas facile la agadkampon de vortoj. La enkodigo estos do “gravedaj virinoj „kaj infanoj” (duobla spaco substrekita).
Jen do mallonga elekto el precizigoj kiuj devas plifaciligi la laboron de la maŝino. Aparte alloga flanko de tiuj devioj estas, ke ili tamen restas normale elparoleblaj, kvankam la pont-lingvo neniam alcelas interhoman buŝan komunikadon.
Eventualaj aliaj devioj certe necesos dum la elprovado de la sistemo.
Por ĉiaj kromaj informoj oni konsultu i.a.
– Witkam, A.P.M (1983): Distributed Language Translation. Feasibility study of a multilingual facility for videotex information networks. Utrecht, BSO (Buro voor Systeemontwikkeling).
— Schubert, Klaus (1986): Syntactic Tree structures in DLT. BSO, Utrecht.
38
Laborkomisionoj
STATISTIKO Gvidanto: Germain PIRLOT
Esperanto en universitatoj kaj superaj institutoj
Aŭstrio — Mag. Walter KLANG sciigas, ke dum la somera semestro 1987, profesoro D-ro BACK gvidos nedevigan kurson (2 h/sem) titolitan “100 jaroj de Esperanto el lingvika vidpunkto” en la Instituto pri Lingvistiko de la Universitato de Wien (Padagogisches Institut der Stadt Wien, Burggasse 14-16, A-1070, Wien).
Francio — En inĝenierlernejo de Parizo, S-ro Alexandre ROUSSET gvidas Esperanto-kurson (3 h/sem) ekde januaro ĝis aprilo 1987, kiu povas esti konsiderata kiel deviga lingvokurso: Ecole Nationale des Ponts et Chaussĉes, 28 rue des Saints-Peres, F-75007 Paris.
Israelo — D-ro David GOLD, Universitato de Haifa, sciigas, ke en la revuo «Jewish Language Review» eblas publikigi, en la angla kaj en la franca, artikolojn pri rilatoj inter Esperanto kaj juda lingvoj. Por pliaj esploroj, tiu universitato bezonas ankaŭ materialon pri Esperanto sen iu ajn rilato kun judaj lingvoj: University of Haifa, Yiddisch Studies Program, Mount Carmel, IL-31999 Haifa.
Sud-Afriko — Ekde la 2a de februaro 1987, S-ro F.M. WOOLF gvidas kvarmonatan Esperanto-kurson por komencantoj en Teknika Kolegio de Cape Town; post sukcesa ekzameno la studentoj ricevos atestilon de la Sud-Afrika E-Asocio: Cape Town Technical College, 12″ Floor, Picbel Bldg, Strand St., ZA-8001 Cape Town.
Usono — De la 29a de junio ĝis la 17a de julio 1987, gvidos Esperantoprogramon en la Ŝtata Universitato en San Francisco, Prof-oj David
39
— paĝo 28 de la PDF —
JORDAN (Usono), Vena PAYNE (Aŭstralio) kaj Fabrizio PENNAC- CHIETTI (Italio). Kontaktadreso: S-ino Cathy Schulze, 410 Darrell Road, Hilssborough, CA 94010.
Vjetnamio — La 17an de februaro 1984 la scienca vicdirektoro de la Universitato Cantho” subskribis “Planon pri scienca kaj teknika agado de la Fakultato pri Fremdaj Lingvoj, rilate la jarcentan jubileon de Esperanto”. De tiam ĝis nun konsekvence D-ro LE PHUO’NG NAM malfermis multajn oficialajn kursojn pri Esperanto por 20 fremdlingvaj instruistoj, kaj por pli ol 400 gestudentoj pri agrikulturo, pedagogio, medicino, kaj aliajn pri turismo, radiodissendoj, ĵurnaloj, ktp. Sub lia gvidado la esperantista grupo de tiu universitato kompiladis jenajn materialojn: Esperanto-Vjetnama vortareto kun ĉirkaŭ 6000 vortoj, Lernolibro pri la internacia lingvo Esperanto, Interparolo Vjetnama-Esperanta, Legolibro pri Esperanto.
Krome, la Esperantista Scienca kaj Teknika Grupo de la Universitato Cantho’ ankaŭ instruis tradukadon el Esperanto Vjetnamen kaj inverse. La diplomitoj estis tre entuziasmaj post ekzameno de la kursofino. Nuntempe ili petas multajn esperantaĵojn, E-revuojn, E- librojn, vortarojn ktp. Oni povas interŝanĝi, sendante al la sekva adreso, certe ricevonte respondon: Bi Duo’ng Thi Huĉ, Truo’ng Cuo Dang Su’ Cŝn Tho”, Hĉu Giang, Vjetnamio.
Statistikoj pri elementaj kaj mezgradaj lernejoj
Ŝajnas, ke estis miskompreno en pluraj landoj. La enketilo ne estu resendota rekte al la ILEI-komisiito pri statistikoj (G. PIRLOT), sed unue al la landa ILEI-sekciestro aŭ al la landa komisiito, kiu arigu la informojn kaj sciigu ilin grupe al sinjoro Pirlot. Nepre ni klopodu agadi racie, laŭplane, sed ne dise, kiel tio tro ofte okazas. Ankaŭ en landoj, kie ne estas strukturita ILEI-sekcio, endus havi seriozan homon, kiu pretus prizorgi statistikojn. Bonvolemuloj turnu sin al la vic-prezidanto de ILEI, s-ro E. SYMOENS.
40
DIDAKTIKAJ LUDOJ KAJ LUDILOJ
Gvidanto: Georges SOSSOIS
Multaj instruistoj de Esperanto ofte estas, pri pedagogio, nur bonvolaj nespertuloj „ kaj ankoraŭ instruas laŭ malnovaj metodoj „ kiel oni ĝenerale instruis al ili mem. Certe la vortaro kaj gramatiko restas gravaj elementoj en la studado de fremdaj lingvoj, sed ne ĈiO. Multaj lernantoj volas rapide komunikiĝi kun aliaj uzantoj x la studata lingvo. Por tiuj instruistoj mi intencas skribi, kaj ankaŭ = tiuj aktivuloj de kluboj, kiuj volas paroligi siajn membrojn, nŭi ne ĉiam scias, kiel fari. Oni povas provi paroligi kursanojn pri ilia ĉiutaga kola — ilin pri nuntempaj problemoj aŭ ĝeneralaj aferoj, sed ĉu ĉiuj ŝatas eldiri sian pensmanieron? Poste, ĉu ĉiu posedas la saman parolan facilecon aŭ kompetentecon? s~ ; ; Interesigo estas fakte la ĉefa problemo de ĉiu ——~—L~— ĉu multaj lernantoj ne seninteresiĝas rapide, ĉar mankas al iu io alloga? Modernaj pedagogoj jam multfoje insistis pri la sinimpliko de lernantoj. lu solvo povas esti tiurilate trovita dank’al la ludigado de la lernantoj.
Kial ludigi la lernantojn?
Ĉar la ludo stimulas: ĝi, kreante interesan formon de necerteco, okazigas sanan konkurson inter la partoprenantoj. Eĉ malfortuloj pri lingvoj trovos iun intereson en tio.
Ĉar la ludo faciligas la interkomunikadon inter la partoprenantoj. Ĉiuj devas aŭskulti unu la alian, kompari siajn rezultojn kun tiuj de la aliaj. La ludo povas helpi ankaŭ al la komuna diskuto de taktiko kaj strategio. 4 ean, elo |
Ĉar la ludo helpas al sociigo de la grupo, okazas interŝanĝoj, reciproka helpado pri la eventualaj problemoj, okazigitaj de la ludo.
Ĉar, psikologie, ludi estas profunda tendenco en la homa spirito. Ludi rekreas — almenaŭ dum kelkaj minutoj — la revon, kaj oftege mi homo ŝatas vivi en alia kadro ol sia kutima. Ludi estas alispeca streĉo ol la kutime okazantaj.
41
— paĝo 29 de la PDF —
ol foriri?
/ La familio RAJT preparas sian feriovojaĝon. Kion ili devas fari antaŭ
El . Fermula mm laj enio ni ; Era = “4 la ĝustajn frazojn Qi = S
Kion fari por ludigi lernantojn?
Tio kompreneble dependas de la atingendaj celoj. Oni povas limigi sin al vortaraj kaj/aŭ gramatikaj celoj (Vidu la laboron de Sabine FIE- DLER «Lingvaj Ludoj en la Instruado de Esperanto». Adreso: DDR- 7050 Leipzig, Risaer Str. 53). Tiuj estas tre limigitaj celoj.
Ekzemple oni povas por ĉi tiuj tranĉi diverskolorajn kartetojn skribante sur ili poentojn kun nomoj, adjektivoj, adverboj ktp. La ludantoj devas sin liberigi de siaj kartoj kaj preni novajn, ĝis kiam ne plu restas. Per tiuj ili devas konstrui frazojn aŭ kompletigi alies frazojn.
Oni povas ankaŭ kopii la principon de la ludo «Scrabble», kaj adapti ĝin al la internacia lingvo. Ĉiu instruanto adaptu la nombron kaj valoron de ĉiu letero!
Oni povas plilarĝigi la celaron por altigi la nivelon. Pri tio mi povas ĉi tie rekomendi la libron de Aleksander FJODOROV «Didaktikaj lingvaj ludoj». (Mendebla ĉe Marin BACEV kontraŭ 0,75 usona dolaro plus 0,25 $ por la elsendkostoj. Adreso: en la fino de la revuo.) Tiu ĉi libro estas facile legebla, tre metoda kaj ankaŭ proponas simple fareblajn ludojn. Ĝi estas dividita en tri partoj: Vorto, Frazo, kaj Teksto. En ĉiu el tiuj estas kvar subpartoj: Aŭdo, Lego, Skribo, kaj Parolo. Ĝi estas facile uzebla kaj apogas sin sur aliaj libroj pri la sama temo.
Oni povas ankoraŭ larĝigi la celojn: la lingvo ne plu estu celo en si mem, sed nur ilo. Tie ĉi mi povas rekomendi bonan helpilon: La Ludaka Kajero de Eckhard BICK (Adreso: Cĉcilienstr. 32, D-5300 Bonn 3, FRG — poŝtkonto Koln 289866 — prezo 10 germ. mark.) La kajero estas dividita en naŭ partoj: interkonatiĝa, cerba, lingva, grupdinamika, teatra, moviĝa, primoka, fidiga, kaj reaga.
Kompreneble, tiuj ĉi ludoj implicas pli profundan konon de la lingvo. Ili povas esti uzataj de grupanimantoj. Ĉi tiu kajero haveblas ĉe UEA. Aliaj libroj en Esperanto povas ekzisti kaj mi certe recenzos ĉion, kion oni sendos al mi, en la venontaj numeroj de ILEI.
Adapto de tre konataj komercaj ludoj povas facile esti farotaj en Esperanto. Ĉiu eble konas la ludilon «Cluedo». En tiu oni devas trovi
43
— paĝo 30 de la PDF —
Observu kelkajn intencajn erarojn en la deknaŭjarcenta sceno.
Ekz.: en 1850 oni ne estis Vestita per / surportis drelikan pantalonon.
rigardi
uzi trinki aŭskulti tajpi
Li 5.7 kt 2 OVO j „2 1830
KOAKSON
aŭ
TERPOMFLOKOJ POLVOSUĈILO TELEVIDILO
kiu estas la murdinto, kie li agis kaj per kio. Ĉiu ludanto ricevas kartojn kaj devas montri al sia najbaro unu karton rilatan al lia sugesto. Unu el la kunludantoj konas la respondon kaj ne kunludas. La vortaro bezona estas limigita.
Kiu ne konas la mondfaman ludon «Monopoly»? (Se iu jam tradukis la regularon, bonvolu sendi ĝin al mi; dankon!) Ĝi koncernas la akiron de terenoj, firmaoj, stacidiomoj, domoj kaj hoteloj en iu urbo. Surprizoj povas okazi dank’al du specoj de hazardokartoj. Samspeca ludilo «Antimonopoly» konsistas en luktado kontraŭ transnaciaj entreprenoj, kiuj volas unuiĝi por formi monopolon.
En ambaŭ ludoj oni devas komplete ruinigi la aliajn partoprenantojn. En la ludo «Destino» la celo estas atingi pensiiĝon kun la plej granda sumo. Unue oni devas elekti, ĉu oni iros al universitato por pliposta alta salajro aŭ komenci tuj labori por malpli alta salajro. Poste ĉiuj devas geedziĝi, ekhavi kelkajn infanojn, aĉeti asekurojn kaj akciojn, per kiuj oni povas finance spekuli. Oni ankaŭ povas elekti la specon de pensio. Tiu ĉi ludo konsistigas spegulon de individualisma, materialisma, kaj kapitalisma mondkoncepto. Tamen oni povas per ĝi tre amuziĝi, distriĝi kaj kompreneble … komuniki.
Tamen, ludoj kiuj baziĝas sur kunlaboro kaj teamospirito ne oftas.
Pli neŭtrala estas la ludo pri la «1000 kilometroj» en kiu oni disponas pri (mal)helpkartoj kiaj: haltu-antaŭeniru!, limigo de rapideco-fino de la limigo, akcidento-riparado, pneŭmatiko krevita-vicrado, benzinpaneo-benzino. Eblas akiri atutkartojn, kiuj asekuras kontraŭ la malhelpkartoj dum la tuta ludo: vojrajta veturilo, lertulo de la stirilo, nekrevebla, benzincisterno. Oni ankaŭ povas disponi pri “kilometraj kartoj” kun distancoj: 25, 50, 75, 100, 200 km. Oni ne rajtas posedi pli ol ses kartojn samtempe. La ludo por ĉiu komenciĝas per la karto “antaŭeniru!”, kiun la ludanto metas antaŭ sin, kaj poste li eltiras unu novan el la hazardostako. Je sekvanta vico oni povas aŭ meti malhelpan karton antaŭ iun alian, aŭ meti kilometrojn antaŭ sin, aŭ en alian stakon (se
45
— paĝo 31 de la PDF —
£€$NAA £€
Rimarku la diferencon Komparu la bildojn. Skribu tion, kio ne similas en la bildoj A kaj B. Ekz.: La virino estas malfermanta sian pluvombrelon.
PIPO ĴURNALO AŬTOMOBILO SUBENIRI BRAKHORLOĜO SAKETO PORTI SURPORTI ENIRI ĈAPELO BUSHORARO 46
oni ne havas interesan karton). Kiam iu ludanto metas malhelpaĵon antaŭ vin, vi devas reagi per helpa karto aŭ viavice malhelpi iun alian. Tio daŭras ĝis ne plu estas kartoj en la amasoj. Tiu kun la plej granda nombro da kilometroj venkas. Oni ne povas malhelpi tiun, kiu posedas koncernan atutan karton.
Malpli neŭtrala estas la ludo pri la «100 000 senlaboruloj»! La atutkartoj (eble utopiaj) estas: kvalita laboro por ĉiuj, daŭrigata edukiĝo, potenco al la laboristoj, la nova mond-ordo. (Mal)helpaj kartoj tie ĉi estas: parta senlaboreco, kompleta senlaboreco, malpliigo de labortempo, laborakiro, nesufiĉa kvalifikiĝo, aldona kvalifikiĝo, fermado de entrepreno, sindikata agado, formovo de entreprenoj, internacia agitado. Oni devas komenci per la karto “laboro”. La ludo funkcias same kiel la antaŭa, sed kiam oni ne plu havas laboron oni povas registrigi sin en la “Dung-oficejo” kaj turni la karton sur la dorson. Tiam ĉiu karto havas iun subten-valoron: 15 000, 20 000, 30 000, kaj 40 000 fr. Kiam oni komencas la ludon, oni devas eltiri karton de diplomo. Tiu kiu studis nur en baza lernejo gajnos nur 15 00 frankojn kaj ne pli; tiu el profesia lernejo 15 000 kaj 20 000; tiu el liceo 15- 20- kaj 30 000; kaj el universitato ne estas limo! Kompreneble, la altsalajruloj estos pli atakataj ol la ceteraj!
Alia estas iu ludo, kiun mi vidis pri Sud-Afriko: se vi akiras nigran disketon vi estos duoble punata, duone pagata kaj vi nur duonrapide progresos, ol kunludanto provizita per blanka disketo.
Tiuj ekzemploj montras nur, ke oni povas inventi novajn regulojn laŭ la jam ekzistantaj. Kaj oni povas ankaŭ mem krei ludon kaj ludilon. Ĉiu instruanto kapablas krei tiajn pedagogiajn helpilojn. Kaj oni povas fari tion pli facile en Esperanto ol en gepatra lingvo. Plue oni malpli hezitos pri “lingvaj eraroj”!
47
— paĝo 32 de la PDF —
Observado
Rigardu tiun bildon de la naĝejo en feria hotelo. Kelkaj homoj tuj faras ion kaj kelkaj homoj ĵus faris ion.
Virino tuj plonĝas en la akvon
Viro ĵus plonĝis en la akvon
sin vesti pilko
48
eliri el glaciaĵo
aĉeti fingro
ĵeti akvo
sin duŝi trinkaĵo
tranĉi sveni
verŝi
manĝi
ERML——~u
Kiel krei?
Elektu kampon, en kiu vi pli aŭ malpli kompetentas. Vi devas difini kiu(j)n celo(j)n vi volas atingi kun viaj lernantoj. Poste vi difinas tion, kio helpos aŭ malhelpos la ludantojn en ilia ludo. Vi devas decidi, kiel vi prezentos tiun ludon al viaj lernantoj. Kion ili devos fari aŭ bezonos por komenci, kaj kiam la ludo finiĝos. En la komenco skribu klare nur kelkajn regulojn, kiuj formos la skeleton de la ludo.
En la jam malnova «Ludo de la ansero» oni startas, progresas, kaj atingas finon helpe de ĵetkubetoj. La sekvenda “vojo” estas dividita en kvadretoj kiuj estas neŭtralaj, helpaj, aŭ malhelpaj. Via ludo ankaŭ povas koncerni unu, kelkajn, aŭ ĉiujn partoprenantojn, kaj devas esti laŭtlegata. Oni eĉ povas lasi al iu lernanto-ludanto la decidon antaŭeniri aŭ ne. Ankaŭ tion, kiom da mono aŭ da rajtoj li povas ekhavi komence. Kompreneble, estas konsilinde en la komenco ludi ĝin nur tutsole, kun kolego aŭ amiko kaj nur poste, se ĉio funkcias senerare, ludigi ĝin de via grupo de lernantoj. Povas ankaŭ okazi ke via ludo, kvankam bona, daŭras tro (mal)longe por la tempo, kiun vi disponas aŭ devas plenigi. Antaŭvidu ankaŭ kion viaj lernantoj “lingve” bezonos.
Do, mi insistas pri via preparado, ĉar poste vi ne povos plu heziti. Kiam miaj propraj lernantoj krokodilas, ili devas ion pagi aŭ malantaŭeniri en la ludo, sed ili ĉiam povas skribi, kion ili bezonas lingve kaj montri tion al mi por traduko.
Psikologie la rezultoj estas ofte surprizaj. El mia sperto kiel instruisto pri lingvoj mi konstatis, ke lernantoj kun malgranda vortaro povas pli bone ludi, ol aliaj kiuj lingve estas pli fortaj. La hazardo estas grava; ĝi povas kuraĝigi la plej malfortajn fidi ke ankaŭ ili kapablas venki. Pli da memfido povas kreski el tiu aktivaĵo. La ludo povas esti trifoje reludita. Unue, por rekoni la vojon kaj vidi, kiel fari. Due, por serioze ludi. Kaj trie por efike agi. Samtempe oni akiras scion, scipovon kaj farscion, kiuj necesas al lingvokurso.
49
— paĝo 33 de la PDF —
La rilato lernantoj/instruanto ŝanĝiĝas, ĉar eĉ se la instruanto restas plejscianto, li fariĝas nur helpanto, kunlaboranto, kaj okaziganto de aŭtonomio. Li (aŭ ŝi) fariĝas ponto al pli granda memprogreso ĉe la lernantoj. Ili povos tiel ekflugi per la propraj flugiloj. Ĉu ne tio ja estas la celo de ĉiu bona instruanto? Ĉu la instruanto ne devas fine mala-
peri? Ludigataj, la lernantoj vere povas, laŭ mi, kontribui al la tiom dezirata celo de ĉiu instruanto.
Intertempe, kiom da plezuro!
DUM LA LERNEJAJ FERIOJ
(Laborantaj gepatroj) „La avinjo zorgas pri la infano kontraŭ 50 forintoj, la infano zorgas pri la avinjo kontraŭ 100 forintoj.”
50
LERNEJAJ KOOPERATIVOJ Gvidanto: Gabriella Osz
La antaŭhistorio
Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la oficiala revuo de nia kultura ministerio dekreto pri la lernejaj kooperativoj, kiu fiksas kaj spegulas la evoluon de la koncerna eduka formo, donante helpon per tiu gesto al pedagogoj, kiuj jam de jaroj laboras — kelkfoje alfrontante kontraŭajn opiniojn — por kooperativoj, por efika memregado de la lernantoj.
Jam komence de la jarcento, laŭ francaj ekzemploj, fondiĝis kooperativoj en nia lando (unuopaj iniciativoj ekzistis jam de 1875). Post 1945, paralele kun aliaj kooperativoj, ankaŭ en la lernejoj vigliĝis la kooperativa movado. Bedaŭrinde post kelkaj jaroj komencis regi opinioj, laŭ kiuj la kooperativa laboro malhelpas la lernadon kaj aliajn celojn de la pionira movado. Krome, la troigoj de la centra estraro
“malebligis demokratiajn fortojn de la memregado. La 1957-a jaro
alportis ŝanĝon: sur diversaj terenoj de la vivo denove estis serĉataj konvenaj demokratiaj formoj; la eksperimentoj atingis ankaŭ la lernejajn pordojn. Unu post la alia fondiĝis lernejaj kooperativoj, pruvante, ke la ideo neniam tute malaperis el la pensoj de edukistoj. Malgraŭ tio, ne temis pri senmalhelpa evoluo, ĉar en multaj lokoj tamen venkis la opinio, ke kooperativa laboro malbone efikas sur la lernejan edukadon. Unuflanke, oni timis la memregadon de lernantoj, aliflanke persistis la malnova lerneja ideo, laŭ kiu praktika scio estas malpli valora ol scio teoria. En tiuj jaroj lokaj estroj ofte malhelpis la funkciadon de lernejaj kooperativoj, dume en aliaj lokoj el la iniciativo de entuziasmaj pedagogoj evoluis la movado, pruvante sian valo- Ton kaj eduke kaj ekonomie.
51
— paĝo 34 de la PDF —
La nuntempo
Nature, ni tre simpligus la problemon asertante, ke la vojo antaŭ kooperativoj jam ĉie estas glata. Kvankam kontraŭaj opinioj malpliiĝis, ekestis novaj malhelpoj: la instruistoj havas tiom da laboro (sekve de senĉesaj instruadaj reformoj, oftaj ŝanĝoj de lernolibroj, instrumaterialoj, pedagogiaj konceptoj), ke ofte jam ne restas al ili energio por organiza laboro. La organizado de kooperativa laboro, ĉefe komence, estas tre tempopostula laboro, eĉ se helpas la loka kooperativo, la kolegoj kaj la gepatroj.
Dum jaroj la movadon pli grandmezure helpis “plenkreskulaj” kooperativoj ol la gvidantoj de la pedagogia laboro. Tion ni povas diri ne nur pri kooperativoj kiel ekonomiaj unuoj, sed eĉ la edukan signifon de tia laboro pli bone vidis la ekonomiaj fakuloj ol la pedagogiaj gvidantoj. (Mi ne povas aŭ volas aserti, ke la nun ekzistantaj kooperativoj fondiĝis plie el ekonomia aŭ el eduka celo. La celoj interkroĉiĝas,
sendepende de la fakto, ĉu pedagogo aŭ loka kooperativo instigis la fondon.)
Kiel funkcias lerneja kooperativo?
Ni rigardu la plej simplan formon: lerneja kooperativo vendas lakton kaj bulkojn.
Ekonomiaj utiloj
1. La vendado portas malgrandan monprofiton, kiu jam sufiĉas por kelkaj ekskursoj, por kompletigi sumon de somera tendumado, eble por aĉeti kelkajn sportilojn.
2. Ĉiutaga utilo: la vendado certigas la manĝeton de tiuj infanoj, kiuj ne povas matenmanĝi hejme pro matena tempomanko.
Pedagogiaj utiloj
Jam tiu simpla kooperativa formo ebligas al la anoj partopreni en tre diversaj aktivecoj:
52
a. fi
kolekti la kvantajn pretendojn;
mendi la varojn, eble elekti laŭ kvalito, zorgi pri transporto; zorgi pri higiena kaj kultura vendadoj;
ellerni, kiel okupiĝi pri aĉetantoj, kiel kalkuli, manipuli monon; post la fino de la taga laboro fari resumon;
gardi la profiton, zorgi pri ĝia uzado; decidi pri la divido de la laboro, pri la tempo de opaj komisioj. Estas aserteble, ke tia agado estas pure komerca, do unuflanka. Gia signifo tamen ne malgrandas: ekzemple, spertoj montris, ke anoj de tiaj kooperativoj relative multnombre elektis komercajn fakojn post la lerneja studado.
=
JDPRPLH
Spertoj, faktoj
Pli gravas, ke eĉ tiu simpla formo tamen estas kooperativo. Inter la anoj ne ekzistas super- aŭ subordonaj kontaktoj, sed demokratia kunlaboro; la ĝenerala kunsido povas fariĝi lernejo de la publika agado. “Nia kooperativo estas preskaŭ neanstataŭigebla en la lerneja eduka laboro, ĉar ĝi donas vastan terenon por la aktivado de la infanoj. Gi edukas ilin por preciza, ordema, respondeca laboro.” (OttoOnĉ HASZ- PRA pri budapeŝta gimnazia kooperativo.)
En vilaĝoj tiaj kooperativoj povas ludi fakte gravan rolon, ĉar tie okazas, ke skribiloj (aŭ ĝenerale diversaj industriaj varoj) aĉeteblas nur en pli-malpli proksima urbo. Se la kooperativo povas pligrandigi sian anaron, ekdisponi je loko, ĝi povas okupiĝi pri vendado de lerniloj, eble de aliaj malgrandaj varoj — gravaj en la mastrumado — helpe al la tuta loĝantaro:
“Ni multe pensadis pri tio, kiel eblus solvi, ke la lernantoj ne devu veturi al la urbo por kajeroj, ktp. La veturo kostis pli ol la kajero! Plue, la survoja trafiko intertempe pligrandiĝis, ni timis la danĝerojn. Post iom da hezito evidentiĝis, ke niajn zorgojn solvos nur la lerneja kooperativo.” (Pri lerneja kooperativo en CSABD.)
53
— paĝo 35 de la PDF —
“El niaj lernantoj nur 4096 loĝas en nia vilaĝo. Por la infanoj, kiuj alveturadas el aliaj lokoj aŭ vivas en kolegio, tre grava estas nia kooperativa bufedo.” (El resumo de kooperativo en vilaĝo POLGAR.)
Aliaj aktivadoj
La lernejoj povas trovi ankaŭ aliajn, ofte pli altagradajn eblojn por kooperativa laboro. La plej ofta tereno estas la ĝardenkulturado (jam en multaj lokoj troveblas forcejo, kiu ĉesigas la sezonan karakteron de la agrikultura laboro kaj ankaŭ ekonomie estas favora”.
Estas grave tiel organizi la laboron, ke la infanoj ne sentu troan laciĝon, ili ne malŝatu la fizikan laboron, kaj ĉefe: ĉiam restu tempo por lerni. Menciindas, ke ankaŭ agrikultura laboro povas esti samtempe spirita. Ni vizitis lernejan kooperativon en la vilaĝo Zsambĉk. Tie en la lerneja ĝardeno staras dometo ekipita per tabloj, seĝoj, demonstriloj. La grupoj pretigas sin tie por la sekvontaj laboroj: ili ellernas la kialojn kaj la kielojn de la necesaj agadoj. Ĉefe la pluvaj posttagmezoj taŭgas por planado. Sed la anoj povas trovi tempon ankaŭ por komunaj ludoj, interparoloj, kiuj helpas gardi la bonan etoson.
Jam la vendada laboro postulas kunlaboron kun la “granda” kooperativo, sed en la ĝardena laboro tio nepre estas necesa. La permaŝinajn laborojn, la plugadon ne povas fari infanoj, la aspergado estas malpermesita al ili pro higienaj kaŭzoj. Pri tiuj laboroj lernantoj okupiĝas nur teorie. Kunlaboro kun plenkreskuloj helpas al infanoj en la posta vivo.
Krom la menciitaj formoj, ni povas renkonti tre variajn aktivadojn, depende de la interesiĝo de la anoj, de la pedagogoj kaj de la lokaj ebloj.
“La lerneja kooperativo havas abelujon. La vilaĝa kooperativo helpas nin, se estas bezonate. Mastrumajn ilojn parte la infanoj mem fabrikas en la lerneja metiejo. Somere la abelistoj organizas tendaron por infanoj, kie ili, krom la amuzaj programoj, lernas kaj praktikas. En tiuj tendaroj la infanoj tre volonte kunlaboras kun la plenkreskuloj.” (Vilaĝo DOMSOD)
54
En kelkaj lernejoj oni ceramikas, kiu estas tre populara kaj utila okupiĝo en la estetika edukado. Ĝi ebligas laŭgradan evoluon, ĉar jam la etuloj povas fari simplajn objektojn, kiuj donas la ĝojon de kreado.
Kooperativo kaj Esperanto
Por esperantistaj pedagogoj ne estas indiferente, ke la hungara kooperativa centro antaŭ jaro anoncis jenan devizon: “Al ĉiu lernejo — kooperativon, al ĉiu kooperativo — Esperanton!”
Tiu devizo ne estas nur utopia revo, la Esperanta kaj la kooperativa movadoj jam de jaroj havas kontaktojn. Esperanto jam servas kiel internacia komunikilo inter diverslandaj kooperativoj. Ankaŭ por la lernejaj kooperativoj estas grava edukilo korespondadi kun infanoj el aliaj landoj.
Tia aktivado estas jam klare eduka, ne ekonomia faro, kaj grava paŝo al tiu situacio, kiam la kooperativa vivo estos ne nur parto de la lerneja laboro, sed bazo de la tuta lerneja vivo, kiel celas la FREINET- movado.
Eduka valoro de kooperativoj
“Nia lerneja kooperativo agadis ĉiam sub la egido de la pionira taĉmento. La pionirgvidantoj ĉiam klopodis proponi, ke la anoj elektu la funkciulojn ne nur el inter eminentaj lernantoj, sed ili donu respondecajn laborojn ankaŭ al tiuj, kiuj havas en la lernejo malaltajn klasifikojn. Multaj lernantoj travivis la unuajn sukcesojn en la kooperativa vivo, kaj pere de memstara, respondeca laboro evoluis ilia karaktero.” (Gyorgy SZABO el BICSKE)
Xx X5 Xo
En la supra skizo mi deziris paroli nur pri kelkaj flankoj de la temaro, preterlasante ciferojn, malgraŭ ke la kooperativa centro disponigis al mi ĉiujn datumojn. Mi esperas, ke troviĝos interesiĝantoj kiuj, kompletigante la temon, informos nin pri la novaĵoj de similaj movadoj en iliaj landoj.
55
— paĝo 36 de la PDF —
El la vivo de Sekcioj
Societo de Aŭstraj Esperanto-Instruistoj (Aŭstra sekcio de ILEI)
Ni povas raporti pri bonaj rezultoj de nia agado! En la jaro 1984 ni eldonis la germanan version de la zagreba lernolibro (Enkonduko en la Internacian Lingvon). Tiu libro estis la bazo de vico da internaciaj kursoj. La unua okazis en la sama jaro. La unua parto de semajnfina kurso okazis en Zagrebo. Partoprenis aŭstraj, hungaraj, kaj jugoslavaj gelernantoj. La dua parto okazis en la Komerca Akademio Judenburg. La aŭstraj partoprenintoj estis studentoj kaj profesoro Herbert MAYER de la nomita lernejo.
En majo 1985 kroata kolegino Juditha Rey HUDECEK gvidis en la gimnazio CARNERI en Graz enkondukan kurson. Baldaŭ poste profesoro Karl HIRMANN veturis kun la kursanoj — gelernantoj el tri gimnazioj — al Rijeka, kie profesoro Z. TIŜLJAR kaj profesoro HIRMANN gvidis la internacian kurson. Kompreneble la tritaga aranĝo havis ankaŭ amuzan kaj turistan programon. Dek el la aŭstraj partoprenintoj revenis al Graz kun la diplomo A.
Pro la granda sukceso de la kursoj ekestis kaj intensiĝis kontaktoj de la IKS Zagrebo kun la Pedagogia Instituto en Graz, kun la celo aranĝi similan kurson ankaŭ por instruistoj. La direktoro de la Pedagogia Instituto Dr. Karl HAAS plene apogis la projekton, kaj en februaro 1986 estis anoncita seminario sub la titolo “Projekt zur pidagogischen Tatsachenforschung Esperanto”.
23 gekolegoj anoncis sian partoprenon, sed por kelkaj ne eblis forpermeso de siaj lernejoj. La seminarion estris la profesoroj TIŜLJAR kaj HIRMANN. Sonbendoj, videoaparato kaj komputero estis uzataj. Pri la evoluo de la seminario profesoro HIRMANN sendis ampleksan
raporton al la instru-ministerio en Vieno. El tiu raporto la sekvanta informo pri la seminario:
56
La Seminario
La 21-an de aprilo la aŭstraj partoprenantoj kunvenis en la Pedagogia Instituto por tuttaga enkonduka kurso. Oni lernis la du unuajn lecionojn de nia internacia lernolibro. o kom
La 23-an de majo estis posttagmeza kurso por ripeti la lecionojn 1 kaj 2 kaj komenci la lecionon 3. La 24-an ĝis la 25-an de majo okazis la unua parto de la Internacia Seminario en kastelo St. Martin apud Graz, kie ĉiuj ankaŭ loĝis. La studado okazis en du grupoj (laŭ jam akirita lingvoscio). Kursestroj estis la profesoroj HIRMANN kaj TIŜLJAR. La seminarianoj venis ĝis la leciono 6. Pro la instruiteco de la kursanoj ĉiuj akiris rimarkindan (pasivan kaj ankaŭ aktivan) lingvoscion. Oni jam konversaciis en Esperanto dum la unua tagmanĝo. Kompreneble ankoraŭ mankis la rutino.
La 13-an de junio la aŭstraj instruistoj kunvenis posttagmeze en la pedagogia instituto por ripetado.
La dua parto de la Seminario okazis en Zagrebo, de 14-a ĝis 15-a de junio. Pro bona sinpreparo ambaŭ grupoj venis en la studado ĝis la leciono 9. La konversacio okazis nur en Esperanto. Tri kroataj kaj ses aŭstraj kolegoj akiris la diplomon A.
La bilanco de la Seminario La partoprenintoj de la seminario respondis demandilon de la seminaria estraro. El la demandiloj montriĝis, ke: — ĉiu jam bone scias du fremdlingvojn; — Esperanto havas la gradon 1.6 en la kvinŝtupa skalo de malfacileco; = dum 30 horoj (sumo de la kurs-horoj dum la seminarioj) ne restas sufiĉe da tempo por ekzercado; — facile komprenebla kaj lernebla estas la gramatiko de Esperanto; — la uzita metodo (Zagreba Metodo) ricevis la kvalifikon 1.7 (“bona”) en la kvinŝtupa skalo.
En Graz kaj en Zagrebo estis, kompreneble, ankaŭ amuza kaj
turista programoj, sed raporto pri tio estas aparta afero. Josef WESIAN
57
— paĝo 37 de la PDF —
Aktualaĵoj – Okazintaĵoj – Diversaĵoj – Informaĵoj – Sciindaĵoj
E Komence de marto en Vieno okazis t.n. “Postkongreso de Eŭro-
58
paj Landoj, Usono kaj Kanado”. Pluraj proponoj kaj rekomendoj koncernis temojn gravajn por esperantistoj, nome la rajtojn de minoritatoj kaj translimajn vojaĝojn. Koncerne la lastan, la hungara delegitar-estro kaj ambasadoro Andre ERDOS proponis, ke estu forigataj la burokrataj obstakloj de privataj kaj oficaj vojaĝoj, pli rapide transdonotaj la vizoj. Li menciis, ke Hungaraj ambasadoj aranĝas vizojn por Hungario dum 24 horoj; ĉe la landlimo eblas tuj aĉeti vizon. Hungario jam proponis la forigon de reciprokaj vizaj devigoj al okcidentaj landoj, sed ĝis nun akceptis tion nur Finnlando, Aŭstrio, Svedio kaj Malto.
La Kanada delegito proponis plifortigi kaj respektigi la normojn, kiuj koncernas la rajtojn de naciaj malplimultoj. Al la propono aliĝis krom Finnlando, Danio, Grekio, Islando, Norvegio, Pollando kaj Turkio ankaŭ Hungario, kies delegito transdonis proponon akceli la tradukadon kaj disvastigadon de la literaturo de malpli konataj lingvoj. Okazis la unuan fojon en Vieno, ke iun proponon samtempe apogis landoj de la Varsovia Pakto, de Nato kaj neŭtralaj aŭ nealiancaj ŝtatoj. Tiu propono ne estis hazarda. Kun granda bedaŭro oni konstatis, ke ekzistas Eŭropaj landoj, kie oni klopodas sufoki la nacian malplimulton, malpermesante al ĝi eĉ la plej elementajn homajn rajtojn, ekzemple la uzadon de ĝia propra lingvo, la sekvadon de ĝiaj tradicioj.
La Hungara ĉefdelegito iniciatis ankaŭ kontrolon de lernolibroj pri historio, postulante, ke oni ne submetu la instruadon de historio al la tagaj politikaj interesoj. Oni ne eduku per la instruado de historio al nacia malamo, al naciismo, al ŝovinismo. La Hungaroj montris konkretan ekzemplon, eldoninte objektivan, science fun-
damentitan grandiozan verkon: «Historio de Transilvanio» (3 volumoj, eldonaĵo de Hungara Scienca Akademio, Budapeŝto 1986). Modela verko pri la vera historio de unu el la plej ŝtormaj teritorioj de Eŭropo.
Profesoro Christer O. Kiselman petis la redaktiston komuniki la sekvan tekston:
«La artikolo de Christer Kiselman en numero 1, paĝoj 11-19, estas provizora malneto de publikigota teksto, kiu hazarde kaj malfeliĉe atingis la redakcion. Ĝi estis publikigita sen scio de Kiselman, kiu eĉ ne havis okazon legi la presprovaĵon.”
Al nia alvoko helpi nepagipovajn gekolegojn, alvenis la unua reago: la Brazila Sekcio de ILEI pagis unujaran kotizon por unu Hungaro aŭ Polo. Laŭ nia decido, la donacon ricevos iu Pola kolego. Ĉi-loke ni esprimas nian dankon al la Brazila Sekcio, kaj ni atendas la samon de la aliaj.
Antaŭ 140 jaroj, la 10-an de aprilo 1847 naskiĝis en la Hungara urbeto Mako la mondfama ĵurnalisto, fondinto de la tutmonde konata premio, PULITZER JoOszef. Tiuj Pulitzer-premioj estis aljuĝitaj la unuan fojon en la jaro 1917 — do antaŭ 70 jaroj. Ci-okaze la datrevenoj estis solene festataj en lia naskiĝurbo.
La 25-an de aprilo en la Konferenca Salono de la Filozofia Fakultato de Universitato ELTE, Budapeŝto, okazis solena kunveno de la Esperanto-diplomitoj, okaze de la 20-jara funkciado de tiu fako. La fako “Esperanto, lingvo kaj literaturo” ekfunkciis en tiu universitato en septembro 1966 (lernojaro 66/67). Dum dudek jaroj diplomiĝis 98 personoj, el inter ili 11 eksterlandanoj: 2el Jugoslavio, 2 el Pollando, 2 el Ĉeĥoslovakio, po unu el Alĝerio, Bulgario, Danlando, J apanio, Vjetnamio kaj unu Italo, loĝanta en Hungario.
59
— paĝo 38 de la PDF —
6 La Infankongresa Fonduso informas la membrojn de ILEI pri la ebleco ricevi stipendion por lernantoj kiuj partoprenas infankon-
greseton. Informiĝu ĉe: S-ro Olsson Olle, Sodra Esplanaden 23, S- 22352 Lund.
€ Bulgara Esperantista Asocio aranĝas Internacian Simposion Interlingvistikan kun la kadrotemo “100 jarojn Esperantologio”, inter la 4-a kaj 10-a de oktobro en Pisanica. Informojn ĉe: B.E.A., BL-1303 Sofio, Bul.Hr. Botev 97.
M La internacia scienca simpozio “Esperanto 100-jara” organiziĝas far la samnoma aŭstria laborkomitato en kunlaboro kun la Lingvistika Instituto de la Universitato de Vieno, la Wiener Sprachgesellschaft kaj la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (Aŭstria Nacia Biblioteko). Ĝi okazos en la Universitato de Vieno. Parolos internacia selekto de scienculoj, de diversaj sciencobranĉoj, pri la fenomeno Esperanto: ĝiaj lingvistikaj, historiaj, pedagogiaj, informadikaj, literaturaj k.a. aspektoj. Diskutlingvoj estos Esperanto kaj la germana. Antaŭvidita aliĝkotizo: 500 aŭstraj ŝilingoj (studentoj 200 AS). Se vi volas partopreni aŭ ricevi pluajn informojn, bv. skribi al la Aŭstria Laborkomitato “Esperanto 100- jara”, Postfach 92, A-1183 Wien, Aŭstrio. Poŝtĝirkonto n-ro 7259665.
60
A El la vivo de la Ligo
LA 21-A INTERNACIA KONFERENCO EN LODZ e 17-24 julio 1987
Kadrotemo de la konferenco: “La scienca esploro de Esperanto el pedagogia, didaktika, kaj lingvopolitika vidpunktoj”.
La programo konsistos el:
— science pedagogiaj, didaktikaj, metodikaj prelegoj kaj seminarioj; — organizaj diskutoj, diversgradaj kursoj kaj eventualaj ekzamenoj; — kulturprogrameroj kaj unu tuttaga ekskurso.
Dum la Konferenco okazos ekspozicio de lernolibroj, infanliteraturo kaj metodika/pedagogia fakliteraturo. Krome: ekspozicio de “infandesegnaĵoj pri la temo “Esperanto 100-jara”. Okazos ankaŭ “Internacia Lerneja Semajno por ĉ. 20-30 diversnaciaj lernantoj 12 ĝis 15-jaraj.
“La konferenckotizoj dependas de la periodo de enpago kaj varias jene: ;
A. Partoprenantoj el socialismaj landoj (Bulgario, Ceĥoslovakio, GDR, Hungario, Rumanio kaj Sovetunio) pagas pere de siaj landaj E-asocioj egalvaloron de 23 000 polaj zlotoj.
B. Partoprenantoj el aliaj landoj pagas egalvaloron de 160 usonaj dolaroj al la bankokonto n-ro 1081-6015-139-11 de PEA: PZE Kongre- ‘sowy Komitet Organizacyjny, NEP VIII O/Warszawa.
“C. Infanoj malpli ol 15-jaraj ricevas rabaton de 3390.
Dorsflanke de la enpagilo nepre menciu:
“= 21-a Konferenco de ILEI
= kompleta via adreso
“= planata alventago.
1 Ĉiuj partoprenantoj, samtempe kun la enpago de la kotizo, devas Sendi aliĝilon kun fotokopio de la enpag-konfirmilo al LKK en Lodzo.
Lu
61
— paĝo 39 de la PDF —
Surbaze de tio ĉiu aliĝinto ricevos oficialan invitleteron liberigantan de la deviga monŝanĝo.
La kotizo enhavas la loĝadon, la manĝadon kaj la konferencajn kotizojn. La dulitaj ĉambroj estas en universitata novkonstruita studenta domo. Loĝejoj, manĝejo kaj kunvenejoj estas tre proksimaj unu de la alia. LKK antaŭvidas buse translokigi konferencanojn al Varsovio tuj post la Konferenco.
Organizantoj ne garantias por lastmomentuloj loĝadon en la sama loko. Oni petas ĉiujn frue aliĝi por ebligi al LKK ĝustatempan sendadon de oficialaj invitleteroj al ĉiuj interesintoj.
La konferencurbo Lodzo, fondita kiel urbo en la 15-a jarcento, rapide disvolviĝis post la jaro 1820. Nun ĝi estas la dua, laŭ nombro de loĝantaro, urbo de la lando. La centro de la urbo enhavas multe da secesiaj kaj eklektikaj domoj kaj palacoj. Lodzo — urbo de Artur RUBINSTEIN, Julian TUWIM, W1ladys1aw REYMONT, Kazimierz BEIN (Kabe), Stanislaw KAROLCZYK — estas grava centro de industrio, kaj samtempe de supera instruado (ĉi tie estas interalie la fama altlernejo pri filmarto) kaj kulturo (la plej bona operejo en la lando). Ĉi tie estas la mondfamaj: Muzeo de Moderna Arto, Muzeo de Ŝtofarto. La Esperanto-movado estas vigla kaj havas 80-jaran tradicion.
ALVOKO: Ideoj, sugestoj, proponoj pri diskutindaj programeroj estas ankoraŭ bonvenaj ĉe la konstanta konferenca sekretario (Marin Baĉev, P.K. 1054, BG-1000 Sofio) kun kopio al la prezidanto de LKK (Tadeusz Ejsmont, ul. B. Bartoka 1 m 49, PL-92-547 Lodz).
Dua informilo, kiu estos sendita al la aliĝintoj, enhavos pli detalajn informojn koncerne al la Konferenco.
62
je 1986-01-01
[ibero SE-Banko 1 Handels
En poŝtĝiro
En bonhava konto
En UEA-konto ilek-a (f 520,72) laŭ kurzo 1985-12-30
Enspezoj “Membrokotizoj NLG 115 (kurzo 86-12-30) “Rento “Konferenco anĝiĝo de valutokurzo iversaĵoj le Elspezoj “IPR “Libroj, presaĵoj, papero Bankkostoj Afranko, telefono Estraro
Malprofito 1986
Saldo je 1986-12-31 En kaso
“En banko: SE-banko aks, Handels
“En poŝtĝiro
“En bonhava konto
En UEA-konto ilek-a (f 2 827,92) “aŭ kurzo 1986-12-30
pIi
282,90 84 946,50 7 110,20 5 276,74 689,50
1 425,73
22 632,95 355,35
8 944,09 1 588,90 183,29
2 364,42
20 009,07 4789,61 69,
9 250,35 1 974,80
EKONOMIA RAPORTO
36 069,00
— 36 092,83
~23;83
628,95 79 035,21 7 706,20 2 556,22 1 042,89
8 738,27
43103
99 731,57
23 8a
99 707,74
63
— paĝo 40 de la PDF —
En Svislando (laŭ raporto de s-ro Kurt Greutert)
Banklibreto kapitalo rento kapitalo (en svisaj frankoj) 86-01-01 1986 86-12-31 1627633 1 298,70 45,90 1 044,60 1627721 1 107,85 41,55 1 149,40 240594 531,90 22,70 854,60 Entute: 2 938,45 110,15 3 048,60
Ŝanĝo dum la jaro: 300 sfr. de 1627633 al 2407594. En svedaj kronoj (laŭ kurzo 1986-12-30)
12 269,50 459,93 12 729,43. 12 729,43
Entute, favore al ILEI (1986-12-31): sv.kr. 112 437,17
Komentoj pri la ekonomia raporto 1986 Kompare kun la raporto 1985 mi povas konstati:
— La nombro de membroj kreskis de 543 ĝis 568. Estas nur malgranda pligrandiĝo, kiu ne sufiĉas. Ankoraŭ mankas membroj en pluraj landoj, kiel ekz. Japanio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Danlando, Islando ktp. Restas ankaŭ la problemo de la landoj kun neŝanĝebla valuto. Mi scias, ke multaj esperantistaj gekolegoj troviĝas en tiuj landoj, kiuj volas, sed ne povas membriĝi al ILEI.
— Ni faris malgrandan malprofiton. Kial? La kostoj de IPR kreskis. Ni
eble en la estonteco devas malgrandigi la nombron de paĝoj. Tio influas la kostojn de kompostado, presado kaj afranko. En Svedio oni malgrandigis la rentuman procenton en 1986; pro tio niaj enspezoj iomete malkreskis. La gajno de la konferenco ankoraŭ ne estas regulata. Tiun espereblan enspezon ni ricevos en 1987.
64
”al ŝanĝiĝoj de la valutokurzoj ni iomete profitis. Nia kapitalo islando kreskas malrapide, sed kompare kun la sveda krono la franko plivaloriĝis. Kion fari kun la svisa kapitalo? Ĉu ni konser- ; ĝin dum kelkaj jaroj aŭ ĉu ni vivigos ĝin? Nia konto ĉe UEA ankaŭ „kis dank’al valuto-kurzoŝanĝiĝo, sed tiu konto ne donas renton.
“Ni bezonas novajn fontojn. Pli da membroj. Donacojn. Ĉu altigo de , “la membrokotizo? Enspezoj de reklamo?? Ĉu vi havas ideojn??? Ego- Bertil ANDREASSON
Instruistoj!
Ni ofte konstatas, ke lernintoj interesiĝas pri praktikaj uzeblecoj de Esperanto. lli ja lernis la lingvon por povi uzi ĝin. MONATO, internacia magazino sendependa, estas unu el tiuj praktikaj eblecoj: magazino ne pri Esperanto, sed en Esperanto pri la aktualaj problemoj de la : mondo, kiel politiko, kulturo, sporto, sciencoj ktp. 1 ONATO aperas monate (kompreneble! ) kaj enhavas 32 paĝojn A4 (la duoblo de IPR). Se vi ne jam konas ĝin, petu informmaterialon kaj provekzempleron de l eldonejo: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen elgio ). e vi ne jam estas abonanto, kaj abonos MONATOn ĝis la fino de eptembro, vi ricevos senpagan trimonatan abonon!
65
— paĝo 41 de la PDF —
Librobreto
Dr. Istvan SZERDAHELYI — Keves szoval Eszperantoul — Budapest, Tankonyvkiad6, 1987. 168 paĝoj.
Okaze de la Jubilea Jaro estis eldonita por hungaroj nova lernolibro en konsiderinda eldonkvanto (11 500!), en la populara serio “Kevĉs szoval…” (“Per malmulte da vortoj…”), kiu estas destinita unuavice por memstaraj lernantoj, celantaj mezan lingvokonon. La libro anstataŭas la porhungarajn lernilojn de BAGHY, PRINCZ kaj HORVATH (aŭ elĉerpitajn, aŭ malmoderniĝintajn) je malalta prezo. Ĝin akompanos baldaŭ eldonota kasedo. Solvojn de iuj ekzercoj eblas sendi por korekto al la Esperanta Scienca Studrondo de la Universitato ELTE.
La tri unuoj de la Enkonduka Parto temas pri la baza gramatiko kaj leksiko; ĝi celas komencantojn kaj estas allasebla de progresintoj. (La libro pleje utilas eble por tiuj, kiuj volas elnebuligi siajn iamajn sciojn; tiaj, bedaŭrinde, multas en Hungario.) La sekvantaj dek lecionoj utilas kaj per siaj ĉiutagaj, tamen ne enuigaj temoj, kaj per sia logika konstruo. La libro proksimas “programitajn lernilojn” per la ĉieaj signoj kaj avertoj, kiuj atentigas la lernantojn, kion postulas de ili la ekzerco. Ili povas kontroli sian progreson per la testoj de la enkonduka parto. SZERDAHELYI konas la utilon de parkeraj tekstoj, tial eĉ sufiksojn kaj prefiksojn klarigas rimetoj kiel:
FIhomo, se estas morala difekt’. HomA ĈO, se ŝokas malplaĉa aspekt’.
La klarigoj estas en la hungara, tamen kelkaj tekstoj kaj eroj estus uzeblaj por alilingvanoj. La libreto rekomendeblas por ajnlandaj instruistoj ankaŭ pro ĝia metodiko. Ĝia plej granda merito estas tamen, ke fine ekzistas lernolibro por hungaroj, kiun mi kuraĝus propagandi per la slogano “Simpatian lingvon — per simpatia lernolibro!”
66
Walter KLAG —
Plansprache Esperanto und ihr Propadeutischer Wert”
La artikolo “La planlingvo Esperanto kaj ĝia propedeŭtika valoro”
aperis en la pedagogia revuo “Die Osterreichische hohere Schule”
“(ian./feb. 1986); nun ĝi presiĝis ankaŭ en la gazeto “Die allgemeinbil- “dende hohere Schule” (dec. 1986), kiun redaktas Dr. Wolf PESCHL “(Lackierergasse 7, A- 1090 Wien).
La aŭtoro enkonduke skizas, kiajn ecojn devas havi internacia lingvo: esprimivon, neŭtralecon, facilecon. Poste li mallonge prezentas Esperanton. Li konstatas, ke ia ajn instrumodelo devas plenumi tri propedeŭtikajn kondiĉojn: tiujn de simpleco (foresto de neesencaj ĝi ” krominformoj), reguleco (oftaj esceptoj ja malrapidigas la lernadon), re ‘manifesteco (lernendaĵoj devas facile disiĝi je unuoj). Naciaj lingvoj
kontraŭas tiujn kondiĉojn, dum al Esperanto ili bone aplikeblas. Por “tion pruvi, la aŭtoro fine raportas pri kelkaj lernejaj eksperimentoj,
kiuj elmontris, ke anticipa Esperanto-lernado favoras la alproprigon de novaj lingvoj.
Mo lao IA
” «Opus Nigrum»
Tiel — latine — nomiĝas la periodaĵo de la Esperanto-fako de la Universitato ELTE. La titolo aludas alĥemian procezon, kiu simbole signifas ankaŭ la volon de la spirito liberiĝi de misaj antaŭjuĝoj. Publikigante eseojn, poemojn, novelojn parte hungare, parte Esperante, ĝi intencas montri — ne nur al esperantista publiko — kiel nia lingvo kunligas kulturojn. La unua numero enhavas, krom primovada
| “eseo de Humphrey Tonkin (hungare) literaturan studon pri la hungara
porto Attila Jozsef, tradukon de ĉeĥaj, polaj, hungaraj, boliviaj
— paĝo 42 de la PDF —
ALVOKOJ
GERMAIN PIRLOT, Kemmelbergstraat 5/b.3, B-8400 Oostende, Belgio, kompiladas informojn pri la leĝa situacio de Esperanto en la lernejoj (elementaj, mezgradaj, superaj) kaj ĉefe pri ĝia oficiala instruado en universitatoj kaj superaj institutoj.
Se vi povas helpi iamaniere, kontaktu lin kaj/aŭ instigu kursgvidant(in)ojn de oficialaj Esperanto-kursoj je supera instruado, por ke ili informu S-ron Pirlot.
Tiu alvoko ĉiam validas. Antaŭdankon pro via kunlaborado.
Aleksandro S. MELNIKOV (SU-344007, Rostov-Don 7, p.k. 393, USSR) laboras pri disertacio “Interlingvistikaj konceptoj ekde 1945”, serĉas ajnajn materialojn (librojn, artikol(ar)ojn, periodaĵojn, bibliografiaĵojn, informojn ktp.) pri la konceptoj rilate al la esenco, objekto, metodo ks de interlingvistiko, ĝiaj ligoj kun aliaj lingvistikaj
kaj sociaj sciencoj; nuntempaj konceptoj pri la struktura tipo de IL, ĝiaj karakteroj (principe traktendas ĉiuj lingvoprojektoj ekde 1945); nacia lingvo kiel la monda; universala-tutmonda-helpa (plan)lingvo. Rekompenco laŭ interkonsento.
EDWARD SYMOENS, Putsesteenweg 131/2, B-2180 Kalmthout, kompiladas informojn pri universitataj aŭ altlernejaj tezoj, disertacioj aŭ diplomverkoj rilate al Esperanto, interlingvistiko, la internacia lingvoproblemaro k.s.
Bezonataj informoj: nomo kaj adreso de la verkinto, titolo de la verko, Universitato aŭ Altlernejo en kiu la diplomo estas akirita, eventuale la fonto de la informo (revuo, rekta informo ktp.).
— paĝo 43 de la PDF —
LABORKOMISIONOJ
Statistiko : Pirlot Germain, Kemmelbersgstraat 5, b. 3, B-8400 Oostende Didaktikaj : Sossois Georges, rue de la Consolation 2, B-6400 Couvin lud(il)oj KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ UNESKO : (Rilatoj de reciproka informado, Kategorio C) : 7 Place Fontenoy, F-75007 Paris. Reprezentantoj de ILEI:
Fairbank James, 6 Avenue Th. Rousseau, F-75016 Paris Francois Lo Jacomo, 14 rue de la Pompe, F-75016 Paris
FIMEM : Federation Internationale de Mouvemenits d’Ecole Moderne, 35 Avenue Jottrand, B-1030 Bruxelles ICEM : Institut Cooperatif de l’Ecole Moderne, Le Pallet, F-44330 Vallet UEA : Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam SAT : Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris EC : Esperanto Centro, Pf. 1450, D-4790 Paderborn EEC : Eŭropa Esperanto Centro, Schotlandstraat 73, B-1060 Brussel IEI : Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag IKS : Internacia Kultura Servo, Pf. 499, YU-41000 Zagreb KCE : Kultura Centro Esperantista, BP 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds KSM : Koresponda Servo Mondskala, “Les Hortensias”, 121 bis Boulevard
Napolĉon NII, F-06200 Nice
Kontribuaĵoj al IPR sendendaj en du ekzempleroj, tajpitaj, al la adreso de la Redaktejo (vd. kovrilpaĝon)
Abonado al IPR kaj membriĝo al ILEI: (membrokotizo 40 Svedaj Kronoj) 1) poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). «La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj» (ILEI). Sodra Rorum pl. 455, S-242 00 Horby (Svedujo). 2) poŝtĝirkonto: 3789 64 — ILEI 2814 — UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando)
IPR 1988/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Jarkolekto 18 Kvarmonata
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj ILEI
REDAKTA KOMITATO
Carlevaro, T. (CH) Maitzen, M. (A) Formizzi, G. (I) Mallia, C. (M) Eris UD) Mizuno, Y. (J) Ludwig, E. (F) | Szerdahelyi I. (H) |
Redaktisto: Istvan Ertl, Universitato ELTE, Budapest
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout
Redaktejo: Esperanto-fako, Universitato ELTE/BTK
H-1364 Budapest, Pf. 107 = 36 1180966/185
Presado: Grafika Centro Antverpeno, Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, $ 323 23434 00
— paĝo 2 de la PDF —
Jarkolekto 18 januaro 1988 N-ro 1, 1988
«Internacia Pedagogia Revuo» estas sendependa forumo de la tutmonda pedagogaro. Ĝi aperas trifoje jare. La redakta komitato rajtigas sin mallongigi aŭ korekti la manuskriptojn nur laŭ lingvaj vidpunktoj. Manuskriptojn ni ne resendas. Reproduktaĵoj, tradukaĵoj estas permesataj eĉ rekomendataj kune kun fontindiko.
— paĝo 3 de la PDF —
MEMORE PRI ISTVAN SZERDAHELYI Edward Symoens
Nia kara kaj estimata prezidanto, prof. d-ro Istvan SZERDAHELYI, forpasis la 21-an de aŭgusto, post okmonata malsano kaj suferoj. Al lia edzino, liaj infanoj kaj familianoj ni prezentas niajn plej sincerajn kaj profundajn kunsenton kaj simpation.
Profesoro Szerdahelyi, unu el la plej konataj kaj plej aktivaj homoj “en la nuna Esperanto-movado kaj unu el la plej elstaraj pedagogoj el la tuta historio de Esperanto, lasas grandegan vakuon, kiu ne facile estos plenigebla. Liaj grandaj aŭtoritato kaj prestiĝo, lia faka kompetenteco kaj lia eminenteco, liaj simpatia personeco kaj varma humanismo por ĉiam restos gravuritaj en la memoro de ĉiuj, kiuj havis la honoron kaj la plezuron frekventi lin.
Videblaj pri lia ĉeesto inter ni, restos liaj multnombraj libroj kaj artikoloj, kursoj kaj prelegoj, sed antaŭ ĉio la Esperanto-fako ĉe la Eŭotvos Lorand Universitato en Budapeŝto, kiun li antaŭ 20 jaroj fondis kaj poste majstre gvidis, en kiu formiĝis tiom da elstaraj disĉiploj. Li feliĉe ĉi-jare povis travivi la festan rememoron de tiu, por nia movado netaksebla, realigo.
Ni funebras pri la forpaso de nia kara kaj elstara prezidanto, sed la plej taŭga kaj efika maniero honorigi lin estas: pluiri la vojon, kiun li montris al ni; daŭrigi, kion li komencis; realigi, kion li intencis realigi en humanisma kaj tolerema spirito. Sur tiu fono kaj en tiu perspektivo, ni plenumi niajn respektivajn taskojn, eĉ pli intense kaj ĝisfunde ol antaŭe.
PROFESORO SZERDAHELYI FORPASIS
Imre Szab6
Kvankam ni ĉiuj sciis, ke lia sanstato grave malboniĝis, tamen ŝoke nin atingis la sciigo, ke la 21-an de aŭgusto 1987 forlasis nin poreterne D-ro Istvan Szerdahelyi post 63 jaroj da laboroza vivo, kiun li dediĉis plene al la “orfa idiomo” Esperanto. Nian movadon trafis grandega perdo.
Li naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1924 en la vilaĝo Avasfelsofalu (nun: Negresti en Rumanio). Lia infanaĝo multe similis al tiu de Zamenhof, ja ankaŭ li devis ellerni plurajn lingvojn en la plurnacieca vilaĝo. Dekomence li parolis la hungaran kaj la rumanan lingvojn. En la rumana, franclingva kaj hungara baz- kaj mezlernejoj li konatiĝis ankaŭ kun la klasikaj lingvoj. Li abiturientiĝis en 1942.
Li aliĝis al la Ŝtatadministra kaj Jura Fakultato de la Universitato en Kolozsvar (nun: Cluj-Napoca en Rumanio), sed li povis studi tie nur unu jaron pro la dua mondmilito. Li daŭrigis la studadon nur en 1947, kiam li revenis el la militkaptitejo, kie li — eluzante la eblon — alproprigis la rusan. Li akiris sian unuan diplomon en la jura fakultato de Universitato Peter Pazmany (antaŭulo de ELTE) doktoriĝante en 1951. Paralele li vizitis inter 1947-1949 la kurson pri diplomatio kaj ekstera politiko de la Hungara Institituto pri Eksterlandaj Aferoj. Poste li diplomiĝis en 1953 pri la rusaj lingvo kaj literaturo en la Filologia Fakultato de la Sciencuniversitato Lorand Eotvos (ELTE). Tamen en 1950 jam aperis lia unua rusa lernolibro (151 paĝoj), kiun sekvis du aliaj volumoj en 1952 (kune 405 paĝoj). Poste dum la sesdekaj jaroj el liaj lernolibroj konatiĝis kun la rusa ĉiuj klasoj de la gimnazioj. Lia interesiĝo pri instrumetodikaj temoj restis ĝis la fino.
— paĝo 4 de la PDF —
Foje li trovis Esperanto-lernolibron en la biblioteko de sia onklo Lajos Dĉr. tio okazis en la jaro 1949. La junulo dum mallongega tempo alproprigis la lingvon, interesegan por li. Sekvajare oni komisiis lin gvidi kurson por gelernantoj kaj instruistoj. Tiu kursgvidado daŭris senĉese ĝis 1961. En 1963 li verkis kvar kajerojn por Esperanto-kursoj.
Li staris ĉe la lulilo de la reviviĝanta Esperanto-movado en Hungario, li estis membro de HEA ekde tiam. Ekde la unuaj momentoj li strebis enkondukigi la oficialan instruadon de la Internacia Lingvo en la lernejojn, jam per la helpo de prestiĝa socia organizo. Kaj tiu strebado difinis lian pluan vivovojon. La 14-an de novembro 1961 okazis kunsido de instrua komisiono de HEA, kiu decidis ke, por antaŭenigi la aferon de Esperanto, estas nepre bezonate modernigi la instruan politikon, precipe rilate la lernejojn. La komitato decidis eldoni gvidlibron por la superaj ekzamenoj. Tiu lernilo instruis generaciojn de esperantistoj ne nur en Hungario, sed ankaŭ eksterlande (ĝian instrumetodikan ĉapitron verkis Istvan Szerdahelyi). Laŭ lia propono okazis modifo ankaŭ en la ekzamensistemo kaj ekde la lernojaro 1964/65 funkcias la nuna trigrada (A,B,C) kurso- kaj ekzamensistemo.
D-ro Szerdahelyi iniciatis, fondis kaj prezidis Esperantologian Fakkomisionon de HEA por kontroli kaj gvidi la lingvokulturon kaj sciencan esploradon. En 1966 okazis Universala Kongreso de Esperanto en Hungario; verŝajne ankaŭ ĝi multe helpis la realiĝon de amaso da proponoj: en 1966 ankaŭ Esperanto aperis inter la objektoj de la ŝtata lingvoekzameno. La Esperantan fakon gvidis doktoro Szerdahelyi. En la oficiala bulteno de la Kleriga Ministerio aperis en 1963 la ministeria dekreto (25386/ 1963), laŭ kiu oni povas instrui Esperanton en lernejoj laŭ liber-
vola elekto, sub la samaj kondiĉoj kiel la aliajn lingvojn. Szerdahelyi rekonis, ke la sukceso de la lerneja Esperanto-programo baze dependas de tio, ĉu estas sufiĉe da kapablaj instruistoj en la lernejoj. Tial li difinis la celon: enkonduki la instruadon de Esperanto en la universitatojn kaj porinstruistajn altlernejojn. Tiucele li organizis, kadre de la Komunisma Junulara Organizo de la Jura Fakultato, sciencan studrondon de Esperanto, kiu eldonis eĉ revuojn (Studento kaj Universo) en la jaroj 1964-65.
Doktoro Szerdahelyi, interkonsentinte kun la tiama sekretario de HEA, Antal Ko6s, sendis petleteron al la Kleriga Ministerio pri la enkonduko de la lingvo en la Filologian Fakultaton. La letero estis transdonata, por akiri ekspertan opinion, al d-ro Gĉza Barczi (esperantisto jam antaŭ la unua mondmilito, redaktoro de La Verda Standardo, tradukinto eĉ de kelkaj poemoj), fama hungara lingvisto, akademiano, universitata profesoro. Laŭ lia favora opinio la ministerio permesis la enkondukon en la Filologia Fakultato de ELTE, petante ke HEA delegu personon por la praktikaj farendaĵoj. HEA delegis d-ron Szerdahelyi, kiu estis komisiita gvidi kaj organizi la fakon. Jen, en septembro 1966 fondiĝis la Esperanto-Fako, kiu dum la pasintaj pli ol dudek jaroj de sia ekzisto edukis pli ol cent Esperanto-instruistojn. Ekde 1971 li estis nomumita universitata adjunkto, en 1983 li fariĝis docento. Li mem ellaboris preskaŭ ĉiujn bazajn studmaterialojn por la Fako. En 1972 li aperigis sur 307 paĝoj la lernolibron Esperanto — Enkonduko kaj Ekzercoj, en 1973 Metodologio de Esperanto (377 p.), en 1980 Enkonduko en la Interlingvistikon kaj Miscellanea Interlinguistica (red. 513 p.), en 1985 Bazaj nocioj de la aplikata lingvistiko. Intertempe li aperigis kiel redaktoro tri ampleksajn volumojn Krestomatio de Esperanto (1267 p.), kaj tri volumojn de Esperantologiaj Kajeroj (887 p.).
— paĝo 5 de la PDF —
Dume li daŭre laboris ankaŭ landskale kaj internacie. Lia lernolibro Eszperanto 1 por bazlernejoj aperis inter 1966 kaj 1979 en kvar eldonoj kaj en la rekorda nombro de 77 800 ekzempleroj. Eszperanto 2 aperis en 1968 kaj 1980 en 21 900 ekzempleroj. La esperantlingva varianto de tiuj lernolibroj estis la bazo por la Internacia Pedagogia-Didaktika Eksperimento, kiun li gvidis fake inter 1967 kaj 1977. La rezultoj de la eksperimento brile pruvis la propedeŭtikan valoron de Esperanto en la instruado de fremdaj lingvoj. La bazajn dokumentojn li ellaboris en ses volumoj. Ekde 1970 li estis prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI, de 1973 direktoro de la Scienca Esplorinstituto de ILEI kaj de 1985 prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
Samtempe li dediĉis multege da energio ankaŭ por la hungarlingva diskonigo de Esperanto. Li redaktis la Esperantan parton de la Vildgirodalmi Lexikon (“Mondliteratura Leksikono”). En 1977 li aperigis 415-paĝan libron ĉe la eldonejo GONDOLAT sub la titolo Babeltol a vilagnyelvig (“De Babelo ĝis la mondlingvo” — 415 p.). Krome li verkis amason da hungarlingvaj sciencpopularigaj artikoloj koncerne Esperanton.
Li estis membro de pluraj lingvistikaj societoj: Association Internationale de Linguistique Appliquĉe (“Internacia Asocio pri Aplikata Lingvistiko”), Association Internationale de Cybernĉtique (“Internacia Kibernetika Asocio”), Sociĉtĉ Internationale de Linguistique Fonctionnelle (“Internacia Societo de Funkcia Lingvistiko”), Magyar Nyelvtudomanyi Tdirsasig (“Hungara Lingvistika Societo”) kaj Modern Filolĉgiai T4rsasdg (“Moderna Filologia Societo”). Li daŭre kunlaboris kun la Paderborna Pedagogia-Kibernetika Instituto, kaj li estis kunfondinto de la Internacia Scienca Akademio en San Marino. Rekonante lian sciencan agadon la 16-an de aprilo 1986 la Akade-
mio de Esperanto elektis lin sia membro. Eĉ UEA donacis al li la titolon “honora membro”. Lia poresperanta agado estis distingita per Diplomo de HEA (1973) kaj Pro Esperanto (1980). La Konsilio de Ministroj de Hungara Popolrespubliko donacis al li la ordenon “pro eminenta laboro” (1984).
Li estis konata ankaŭ kiel preleganto, ofte rolanta en la Someraj Universitatoj de la Universalaj Kongresoj. Li faris plurajn prelegvojaĝojn tra Sovetio, Svislando, Finnlando, Francio ktp.
De 1969 li estis komitatano, de 1986 vicprezidanto de HEA kaj prezidanto de ĝia instrua kaj Lingvistika Komisiono. Li en tiu ĉi nova funkcio havis tiom multege da planoj kiel malmultaj homoj. Li direktis la laborojn de la granda Hungara-Esperanta Vortaro, kiu enhavas ĉ. 70 000 leksemojn kaj aperos en 1988. Paralele li laboris pri pluraj sciencaj verkoj, kiuj same aperos jam nur post lia morto. Eĉ ne eblas denombri ĉiujn liajn laborojn, tio — same kiel ilia analizado — estos jam tasko de la esplorantoj de lia vivoverko.
Li vortumis sian celon jene: “oficialigo de la lerneja Esperanto-instruado, antaŭpreparo kaj pluperfektigo de la instruistaro, scienca esploro”. Kiel metodon li proponis: “ĉiam agi sen atendi la aliajn”. Tion li faris obstine, senlace por la difinita celo. Tio estas ekzemplodona kaj modela vivo por ni ĉiuj, ja li ne plu estas inter ni, li vivos plu pere de ni, en niaj agoj kaj strebadoj.
(El Budapeŝta Informilo, sept. 1987)
— paĝo 6 de la PDF —
Unu el la lastaj intervjuoj kun d-ro Istvan Szerdahelyi:
CENTJARA LINGVO, DUDEKJARA FAKO: ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO ELTE
Nia interparolo aktualas pro du datrevenoj: la dudeka de la Esperanto-fako en la Universitato ELTE, kaj la centa naskiĝtago de la Internacia Lingvo mem. Kiel lingvo, kiel fako, Esperanto estas do same juna.
I.SZ. — Sendube, en la vivo de lingvoj cent jaroj ne estas longa tempo. Se ni tamen konsideras, ke Esperanto estas la sola artefarita lingvo, kiu ĝisvivis sian centan datrevenon, ni devas diri, ke tiu juneco ne estas io hontinda. Eĉ, la juneca dinamismo de Esperanto ebligis (male al aliaj lingvoj, kiuj kreiĝis dank’al iu komunumo), ke ĝi kreu per siaj propraj fortoj kaj kulturon kaj komunumon da parolantoj — “mikrosocion” — kiu etendiĝas, eĉ se nur diaspore, sur la tuta mondo. Malgraŭ tio, ni en la universitato konsideras Esperanton kiel lingvon en eksperimenta fazo. Sed tiu ĉi eksperimento estas eksterordinare grandskala, kaj Esperanto meritas el ĉiuj aspektoj, ke la lingvoscienco okupiĝu pri ĝi serioze.
Ĉu ankaŭ aliaj lingvistoj samopinias?
I.SZ. — Kvankam la lingvon iniciatis nefakulo, la pollanda okulisto Zamenhof, ne necesis pli ol dek-dudek jaroj por altiri la atenton de profesiaj lingvistoj. En la dudekaj jaroj, Antoine MEILLET skribis en sia fama verko La lingvoj de la mondo: “Ĉiuj teoriaj diskutoj superfluas — Esperanto funkcias.” Kompreneble, la lingvistajn opiniojn ĉiam influis la regantaj sciencaj skoloj de la koncerna epoko. La novgramatikistoj, kiuj insistis pri la teorio de la ‘natura’ evoluado de lingvoj, ne montris apartan simpation al ĝi, sed iliaj kritikantoj — kiel MEILLET, BREAL, Baudouin DE COURTENAY; pli malfrue JESPERSEN kaj SAPIR — ne plu opiniis artefaritajn lingvojn nevivipovaj homunku-
=——
loj. Kiam en la sesdekaj jaroj elformiĝis la problemaro de aplikata lingvistiko, ekzemple de lingvopolitiko kaj lingvomodelado, evidentiĝis, ke Esperanto povas ludi gravan rolon ambaŭterene. Kiel lingvo politike neŭtrala, ĝi proponas solvon al la Babelo ĉi-epoka sur sennombraj kampoj — en la turismo, komerco, scienco ktp. Kiel modelo de hindeŭropaj lingvoj eble ĝi estas la plej taŭga por esplori la problemojn de lingva minimigo kaj ekonomio. Materialo ne mankas por lingvistoj; dum cent jaroj de sia ekzisto Esperanto ja estis elprovita en preskaŭ ĉiuj eblaj funkcioj, eĉ en tiaj, kiuj unuavide ŝajnus malproksimaj de sia origina destino, kiel ekzemple komunikado en plurlingvaj familioj. Konsultlibroj pri aplikata lingvistiko ne plu preteratentas Esperanton. La interesiĝo tiukampe ŝajnas daŭre kreski.
Ĉu la ekesto mem de la fako ŝuldiĝas al tiu interesiĝo?
I.SZ. — Ne rekte. La 5l-a Universala Kongreso en Budapeŝto en 1966, havis bonan gazetaran eĥon, kiu kontribuis al la favoriĝo de la cirkonstancoj por enkonduki Esperanton en nian universitaton. Hungara Esperanto-Asocio sendis, en februaro de 1966, peticion al la Ministerio pri Instruado kaj Klerigado, kiu plu adresis ĝin al la universitato. La rektoro petis opinion de la fama lingvisto Gĉza BARCZI, konata esperantisto de junaĝo kiu, ĝis tiam preskaŭ sola, okupiĝis ankaŭ science pri Esperanto. (BARCZI timis pri la misefiko de grandaj lingvoj sur la hungara, kaj en Esperanto li vidis ilon por gardi la identecon de malgrandaj popoloj.) Laŭ lia favora opinio, la fako “Esperantaj lingvo kaj literaturo” enkondukiĝis en septembro de 1966, komence kun naŭ studentoj.
Kaj kiom da fakanoj sekvis?
I.SZ. — Entute 98, inter ili dek eksterlandanoj: poloj, japano, vjetnamano. Dek studentoj doktoriĝis, kvindek verkis faklaboraĵojn, kvankam la plejmulto ne forlasis sian ĉeffakon.“ Tio bone montras, kiom larĝas la neesploritaj terenoj en esperantologio. La studentoj
— paĝo 7 de la PDF —
sentas, ke ili malkovras novajn teritoriojn de la scienco. La varieco de la studprogramo logas en multajn direktojn: eblas okupiĝi pri ĝeneralaj problemoj de lingvoinstruado, observi tempajn kaj spacajn ŝanĝiĝojn de la lingvo sur la modelo de Esperanto, profundiĝi en la literaturhistorio. (La lingvo ja funkciis kaj funkcias ĉefe, kompreneble, en skriba formo, kreante valorajn originalaĵojn kaj tradukojn.)
Sed kion povas fari eks-studento kun diplomo pri Esperanto?
I.SZ. — Principe ĝi samrange rajtigas al mezgrada instruado, kiel diplomoj de aliaj fakoj. Evidente, oni ne povas sin vivteni per Esperanto, kiun oni instruas fakultative, en malmultaj lokoj. Tamen estas pensige, ke en la bazlernejoj dumil infanoj lernas Esperanton, kiu okupas tie la kvaran lokon post la deviga rusa kaj la elekteblaj angla kaj germana lingvoj. Nia fako, kiu enkadriĝas en lingvistikan katedron, kompreneble pli taŭgas por elformi esperantologojn, teoriajn fakulojn. Multaj el niaj diplomitoj agadas sur la instrua, junulara kaj aliaj kampoj de la movado. Ankaŭ la literaturo ne estas neglektata: ni povas fieri pri renomaj tradukistoj, eĉ pri literatura premiito.
Kiel evoluas la rilatoj de la socio al Esperanto?
Kian futuron kaj ŝancojn vi antaŭvidas por la lingvo?
I.SZ. — La Esperanto-movado atingis la nivelon, kiun ĝi povis per la propraj fortoj, ĝin ja neniam apogis politikaj aŭ financaj potencoj. La kvalita kresko ankoraŭ atendata devas esti la paŝo-post-paŝo rekonigo kaj instituciigo de Esperanto. La plej konvinka modo atingi tion, laŭ mia opinio, estas pruvi la taŭgecon de la lingvo en kiel eble plej multaj aplikoj: en la turismo (ekz. “Pasporta Servo”), en la scienco (DLT, Esperantaj resumoj en revuoj), en la literaturo (kie ĝi same povas servi kiel pontlingvo kaj helpi la diskonigon de “malgrandaj” kulturoj). Ni, hungaroj, ĉiam estis iniciatemaj en la historio de Esperanto. La literaturan lingvon praktike kreis en la tridekaj jaroj la budapeŝta skolo kaj Kolomano KALOCSAY; la scienca ekokupiĝo pri la lingvo
10
samtempis kun la fondo de nia fako. Ankaŭ nun, kiam pleje urĝas instituigi Esperanton, ni hungaroj devus fari decidan paŝon. Se tio okazos, kaj se Esperanto plue pruviĝos vivipova kaj evoluiva — kion mi firme kredas — ne povas esti dubo, ke ĝi plenumos la rolon de neŭtrala internacia pontlingvo en ĉiam pli kaj pli da rilatoj.
(Laŭ la hungarlingva intervjuo de Istvan Ertl, aperinta en Egyetemi Lapok, la 2-an de februaro 1987)
“ En la universitato ELTE oni kutime studas du aŭ tri fakojn samtempe. Tria fako estas komencebla en la dua (B-fako) aŭ en la tria (C-fako) jaro de la studoj. Esperanto estas
[La redaktoro]
PARDONPETO
Tiu ĉi numero de IPR grave malfruas. Kulpas iu nekonata mano kiu malaperigis dikan koverton, bedaŭrinde ne registritan, ie inter la redaktoro en Budapeŝto kaj Grafika Centro Antverpeno. Por ŝpari la perditan tempon, la respondeculoj de ILEI preferis aperigi tiun ĉi numeron sen kontrolo kaj sekve jam anticipe pardonpetas por eraroj kiuj eventuale enŝteliĝis. La venonta numero devus denove aperi ĝustatempe laŭplane.
1
— paĝo 8 de la PDF —
Gazetara Komuniko
ESPERANTO-FAKO PLUIRAS EN LA BUDAPEŜTA UNIVERSITATO!
D-ro SZERDAHELYI, universitata docento, estis gvidanto de la Esperanto-fako en la Budapeŝta Universitato Eŭtvos Lorand ekde ĝia fondo en 1966. Li tamigis tiun fakon ankaŭ en internaciaj pedagogiaj kaj fakaj rondoj per la tiea scienca laboro, per universitataj lernolibroj kaj diplomigis preskaŭ 100 gestudentojn.
Post lia morto en aŭgusto 1987 la sorto de la fako estis duba, sed per lastmomenta decido la instrua kaj scienca laboro pluiras, eĉ kun du plentempaj postenoj, kiujn plenumas du eksstudentinoj, liaj kunlaborantinoj: Ilona KOUTNY kaj d-ino Zsuzsa VARGA-HASZONITS.
La fako estas unika en tio, ke ĝi donas samvaloran diplomon kiel aliaj fakoj de la universitato kaj ofertas kompletan esperantologian studtemaron por kvar jaroj. La studoj inkluzivas krom la lingvoinstruado priskriban gramatikon, literaturon, movadhistorion, metodologion, interlingvistikon kaj temojn de la ĝenerala kaj aplikata lingvistiko. Tiel ĝi estas integra parto de la katedro “Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko”, en kies kadro ĝi funkcias. Eblas ankaŭ doktoriĝi pri esperantologio.
Nuntempe, krom la 13 tagaj studentoj, ankaŭ 13 korespondaj studentoj partoprenas trijaran studprogramon. Tie la posedo de universitata diplomo kaj la scio de Esperanto estas antaŭkondiĉoj.
La memstara laboro de studentoj okazas en scienca studenta rondo — temas ĉefe pri pedagogio kaj lingvistiko, kaj ekde nun sub la gvido de Ilona KOUTNY ankaŭ pri komputilaj aplikoj (ekz. uzo de sintezita parolo „en instruado, problemoj de maŝina tradukado). Aperadas studenta revuo Opus Nigrum, redaktata de Istvan ERTL (ankaŭ redaktoro de IPR).
12
Eksterlandaj studentoj estas bonvenaj en la fako laŭ la kondiĉoj de la Universitato: (1) Studentoj, kiuj venas laŭ interŝtataj kontraktoj kaj ricevas stipendion, povas alpreni esperantologion kiel suplementan fakon; (2) Hungaroj, loĝantaj en la najbaraj landoj rajtas studi senpage, sed devas prizorgi sin mem; (3) Ĉiuj aliaj eksterlandanoj devas pagi por la studado.
La studadon povas kompletigi la vigla esperantista vivo en Budapeŝto (kulturaj kaj sciencaj aranĝoj), eldonaĵoj kaj riĉa librokolekto.
Por pluaj informoj bv. turniĝi al:
Esperanto-Fako, ELTE, Pf. 107, H-1363 Budapest, Hungario.
13
— paĝo 9 de la PDF —
14
El la vivo de la Ligo
Edward Symoens
RAPORTO PRI LA ILEI-KONFERENCO EN LODZO (POLLANDO) (17-24 julio 1987) Loĝejo kaj konferencejo Lodza Universitato Fizika Instituto kaj studenta domo
Organiza komitato
Tadeusz EJSMONT prezidanto Wlodzimierz WESOLOWSKI vicprezidanto Lilina PALCZEWSKA vicprezidanto Halina EJSMONT sekretariino Pelagia BIENKOWSKA Kasistino
Ignacy Ryszard DANKA Jan SZAKOWSKI
reprezentanto de Lodza Universitato eldon-sferoj
Marta PODGORSKA ekspozicioj
Ewa WALEWSKA ekskursoj
Danuta STEPIEN lerneja kunlaboro
Maria HEINRICH Internacia Lerneja Semajno
Henryk WALKOWSKI organizaj aferoj
Partoprenintoj
151 el 17 landoj
Estraro de ILEI
Vicprezidanto Edward SYMOENS, prezidas la konferencon anstataŭ Prof. SZERDAHELYI, forestanta pro malsano
Ĝenerala sekretario Catina DAZZINI
Vicsekretario Marin BACEV
Kasisto Bertil ANDREASSON
A
a
5.3
5.4
Programeroj Konferenco de ĵurnalistoj — Informado pri Esperanto ĝenerale kaj
la Konferenco aparte. Solena malfermo, sub la prezidanteco de Tadeusz EJSMONT, en
ĉeesto de la rektoro de la Lodza Universitato, la prezidanto de la Nacia Konsilantaro de urbo Lodzo, la vicprezidanto de la urbo Lodzo, la unua sekretario de la Lodza Distrikta Komitato de Unuiĝinta Laborista Partio;
dankvortoj de la prezidanto al la ĉeestantaj aŭtoritatuloj, salutvortoj de la reprezentantoj de la landaj sekcioj,
parolado de la vicprezidanto. Ĉi tiu klarigas la foreston de la prezidanto SZERDAHELYI, laŭtlegas la mesaĝon, kiun li ĵus ricevis de la prezidanto kaj proponas sendi telegramon kun bondeziroj por rapida resaniĝo. Li dankas al ĉiuj homoj, kiuj ebligis realigi la 21-an Konferencon kaj pritraktas kelkajn bazajn problemojn rilate al la kadrotemo de la Konferenco: “La scienca esploro de Esperanto el pedagogia, didaktika kaj lingvopolitika vidpunktoj”. Prelegoj
Stefan MACGILL Humuro, ludo kaj dramo
en la instruado
Postuloj pri Esperanto-instruado de ĉinaj altlernejoj kaj motivoj de
la postuloj
La rolo de konversaciaj libroj Psikotronika memkuracado Glotodidaktikaj kaj specifaj aspektoj de Esperanto-instruado
Pri la sugestopedia metodo
Liang ZIMING
Till DAHLENBURG Joachim WERDIN Irena SZANSER
Marin BACEV Distraĵoj Interkona vespero
Pluraj filmsesioj de la Pola Asocio pri etnografia kaj sociologia filmo
15
— paĝo 10 de la PDF —
5.5
5.6
57
16
Kulturaj manifestacioj
Kant- kaj deklamvespero omaĝe al la pola poeto Julian TUWIM Esperanta Virina Koruso «Eĥo» kantas kanzonojn de diversaj nacioj
Astra Balo, spektaklo preparita de la Amatora Scengrupo «Espero» ĉe la Lodza Filio de PEA
“Feliĉa Okazintaĵo”, teatraĵo realigita de profesiaj aktoroj el Teatr Powszechny (Teatro Universala) en Lodzo
“Travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk”, mondfama unupersona teatraĵo, kun profesia aktoro Mirostaw HENKE.
Ekskursoj
Duontaga ekskurso en Lodzo
Tuttaga ekskurso de Lodzo al Varsovio, kun i.a. vizito al la naskiĝdomo de Fryderyk CHOPIN en Zelazowa Wola kaj pianorecitalo
Kvar ĝeneralaj kunvenoj
Multaj, tre aktivaj partoprenintoj pridiskutis la sekvajn temojn,
surbaze de labordokumento, kiun preparis la vicprezidanto:
a) Esperanto Regularo por unueca ekzamen-sistemo — proponita de la prezidanto kaj kunsendita en n-ro 2/3 de IPR (1987). Sekve al tiuj diskutoj, amendota teksto estos preparata kaj kritike rediskutata en malgranda faka komisiono.
Intertempe, la prilaborendaj aldonaĵoj estos preparataj kaj la tuto estu preta ĝis la 1-a de junio 1988 por definitiva akcepto dum la 22-a Konferenco en Nederlando.
b) La kadra instruprogamo de la pedagogia-metodika kurso por rajtigi Esperanto-kursgvidantojn — verkita de Mgr. Irena SZAN- SER (PL) estos uzata por trejni estontajn kursgvidantojn. La akompananta materialo parte estas preta kaj jam juĝita de du spertuloj pri metodiko. Ĝi dum la venontaj monatoj estos tajpata kaj multobligata por eksperimenta uzo. Mgr. SZANSER
ricevis inviton de la Kultura Centro Esperantista en La Chauxde-Fonds (CH) por gvidi en junio 1988 pedagogian kurson por kursgvidantoj surbaze de tiu programo kaj materialo.
c) Alloga informilo pri ILEI — nun estas preparata kaj eldonota, dank’al jam ricevita subvencio de la Eduka Fonduso Carson el Kanado. Stefan MACGILL kaj Marta KOVACS preparis tekston kaj cirkuligis ĝin por komentoj kaj kritiko.
Ĝi nun estas preta kaj aperos ĉi-jare. [vd paĝon 6 — La red.]
d) Varbado de novaj membroj. — El la diskutoj evidentiĝas, ke la
varbadon malhelpas la fakto, ke la instruistoj plej ofte estas membroj de sia Landa Asocio, kiu rekte aŭ pere de iu Eduka Komisiono organizas kursojn kaj faras programojn. La instruistoj ne klare vidas kial aliĝi al ILEI. Pro tio, ni urĝe informiĝos pri la ĝusta situacio en la diversaj landoj rilate al la Esperanto-instruado. Kompare al la taskoj de la Landaj Asocioj, ILEI havas apartajn, specifajn taskojn, kiuj meritas apogon kaj membriĝon. Pri tiuj taskoj ni traktos en alia dokumento.
e) Internacia Pedagogia Dokumenta Centro. — ILEI nepre bezonas konstantan adreson kaj domon, en kiu la arkivoj de la asocio, pedagogia biblioteko, revuoj kaj dokumentoj rilate al ĉiuj aspektoj de la instruado de Esperanto trovos lokon, kie la tuta esperantistaro kaj ne-esperantistaj fakuloj povos informiĝi kaj dokumentiĝi. Ni pensas pri aranĝo kun iu jam funkcianta Esperanto-centro, por profiti la ekzistantan infrastrukturon kaj deĵorantaron. Ni esperas trovi solvon antaŭ la 22-a ILEI-Konferenco en 1988.
f) Internacia Terminologia Centro de UEA meritas la plenan apogon de ILEI, ĉar ni nepre bezonas pedagogian terminologian leksikonon, kiu pli facile efektiviĝos kadre de tiu Centro ol izole. Edward SYMOENS reprezentas ILEI por ĉiuj ĝeneralaj kaj organizaj problemoj kaj Marin BACEV por la metodikaj
17
— paĝo 11 de la PDF —
aferoj. Aparta dokumento pritraktos ĝisfunde la specifajn taskojn de ILEI tiurilate.
g) La inventarado de la oficialaj elementaj kaj mezgradaj Esperanto-kursoj grandparte fiaskis pro ne-respondo de la sekcioj. Kelkaj reagis, sed nur Hungario faris la petitan laboron komplete kaj eĉ modele! Ni baldaŭ rekomencos la enketon.
h) La kunlaboro kun UEA kontentige evoluas. En Varsovio, ILEI organizis por la unua fojo “Tagon de la Lernejo”, dank’al la sindono de Zsuzsa BARCSAY kaj Stefan MACGILL. — La internacian ekzamenon organizis Irena SZANSER.
Informoj pri tiuj ĉi du okazaĵoj troviĝas en apartaj raportoj.
i) Okaze de ĉiuj diskutoj, la vicprezidanto daŭre insistis pri la neceso pli kaj pli profesiigi nian laboron, disponi pri respondecaj kunlaborantoj por specifaj taskoj, obstine klopodi realigi la faritajn decidojn, plani la laboron ĝustatempe por eviti improvizaĵon, prepari gviddokumentojn pri ĉiuj regulaj okazontaĵoj: Konferenco, Tago de la Lernejo, ktp. Similan dokumenton li jam preparis ĉi-jare pri la Konferencoj de ILEI. Por la unua fojo, ĉi-jare, la aliĝilo por la venonta 22-a Konferenco en Nederlando estis preta kaj disdonita; LKK por la 23-a Konferenco en Britio (1989) jam funkcias kaj la kadrotemoj por la venontaj renkontiĝoj kaj okazaĵoj estas konataj:
22-a Konferenco: “Tradiciaj kaj modernaj instrukonceptoj en la instruado de Esperanto”.
23-a Konferenco: “Motivado en la lerneja instruado de Esperanto”.
Tago de la Lernejo (Roterdamo 1988): “La ĝustaj formoj de la lerneja politiko koncerne la oficialan enkondukon de Esperanto en lernejojn”.
Ideoj, sugestoj, kaj kunlaboro estas bonvenaj!
6. Cseh-seminarioj
Seminario A (enkonduka), por ĉiuj Esperanto-instruantoj kiuj
91
9.2
ŝatis konatiĝi kun la metodo aŭ ekzerci ĝin.
Seminario C kun diploma ekzameno, okazis la 23-an de julio. Esperanto-kurso por komencantoj laŭ Cseh-metodo.
La sperto estis fruktodona kaj estos daŭrigata dum la venontaj konferencoj.
Ekspozicio
La ideo organizi ekspozicion pri faka metodika Esperanto-literaturo, instrufontoj, lernolibroj, infanliteraturo, didaktikaj ludiloj, demonstra materialo, infandesegnaĵoj kun la temo “Esperanto centjara”, estas bonega, sed ne facile realigebla, kaj certe ne ĉiujare farebla.
La koncepto kaj realigo estu aparte pritraktota, ĉar ĉi-jare ĝi ne estis kontentiga, ankaŭ pro la fakto ke ĝi troviĝis en loko, kie la partoprenintoj ne regule preterpasis.
Internacia Lerneja Semajno (I.L.S.)
Ankaŭ ĉi tiu ideo, kunigi infanojn el diversaj landoj por ke ili sekvu kursojn, faru vizitojn, ludu kaj amuziĝu, estas nepre realiginda. Pro diversaj kaŭzoj, ankaŭ pro manko de sperto, la ĉi-jara I.L.S. nur parte sukcesis. Ne estis sufiĉe da infanoj, la lingvo-kono estis tro malsama, la akurateco ne ĉiam sufiĉe granda.
La direktoro, Marin BACEV, faru kritikan analizon de la pozitivaj kaj negativaj aspektoj de la eksperimento por plibonigi ĝin venontfoje.
Komitat-kunsidoj (20-a kaj 21-a de julio)
Ĉeestis delegitoj el Belgio, Britio, Ĉinio, Francio, FR Germanio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Nederlando, Pollando, San Marino, Korea Respubliko kaj Svedio. Jenaj punktoj estis pritraktataj kaj pridiskutataj:
Honorigo post mortem de Helmut SONNABEND, antaŭa prezidanto de ILEI.
Neceso adapti la statuton kaj la regularon al la nunaj situacio kaj bezonoj de ILEI.
19
— paĝo 12 de la PDF —
9.3
9.4
95
10.
20
Aparta dokumento aperos pri ĉi tiu grava temo.
En 1988 okazos elektoj de nova Estraro. Komisiono ne-estrara pristudos la situacion, ricevos kaj ekzamenos la kandidatecojn kaj faros proponojn al la asembleo, kiu kunvenos dum la 22-a Konferenco en Nederlando. Pliaj informoj sekvos pli malfrue.
La prezidanto, en letero al la vicprezidanto, sugestas kontakti la I.E.C. (Internacia Esperanto-Centro) en Hago (NL) por tie organizi la projektitan centran oficejon de ILEI. La vicprezidanto faros la proponon kaj pridiskutos la aferon surloke en Hago.
La organizado de la “Tago de la Lernejo” kaj de la Internacia Ekzameno estas pridiskutita. Pri la unua okupiĝos Stefan MAC- GILL kaj Zsuzsa BARCSAY; pri la dua Irena SZANSER.
Ferma kunsido
La prezidanto de LKK, d-ro Tadeusz EJSMONT, malfermis la lastan kunsidon kaj dankis al ĉiuj kunlaborintoj.
La ĝenerala sekretario mallonge raportis pri la Konferenco.
La kasisto klarigis per ciferoj la financan situacion de ILEI: sen esti brila, tiu estas kontentiga.
Mila VAN DE HORST-KALINSKA raportis pri la Cseh-seminarioj kaj kursoj, kaj la vicprezidanto transdonis instrurajtigan diplomon al tiuj kursanoj, kiuj kontentige sekvis la seminarion C.
La vicsekretario Marin BACEV raportis pri la “Internacia Lerneja Semajno”, prezentis siajn kunlaborintojn al la publiko kaj transdonis ateston al la gelernintoj. Li profitis la okazon por atentigi denove pri la “Sonorilo de la Paco” kaj alvoki al subteno de tiu bela iniciato.
La vicprezidanto diris la lastajn vortojn, memorigante pri du forpasintaj kolegoj — Helmut SONNABEND kaj Peter ZLATNAR — kaj dankis al ĉiuj LKK-anoj kiuj ebligis la sukcesplenan 21-an Konferencon. Li aparte honorigis kaj dankis gesinjorojn EjJS- MONT, transdonis al s-ro EJSMONT la “Dia Komedio”-n de Dante kaj fermis la 21-an Konferencon.
—;—
“TAGO DE LA LERNEJO”
Interkonsente kun UEA, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizis dum la UK en Varsovio la “Tagon de la Lernejo”. Antaŭ proksimume 600 personoj, la vicprezidanto de ILEI, Edward SYMOENS, post kelkaj enkondukaj vortoj, malfermis la Tagon je la 10- a matene kaj prezentis Stefan MACGILL kaj Georges SOSSOIS, kiuj kune organizis la matenan kunsidon pri la ĝenerala temo “Humuro, ludo kaj dramo en la instruado”.
Malgraŭ la manko de materiaj rimedoj (i.a. nigra tabulo, grandformata papero, ktp.) la du aktoroj — ĉar aktoroj ili estas! — dum du horoj per skeĉoj, amuzaj klarigoj kaj ekzemploj, senhalte kaptis la atenton de la vasta publiko, kiu ofte ridegis, sed samtempe eklernis kiamaniere trarompi la monotonecon kaj enuon, kiuj tro ofte karakterizas la lingvo-lecionojn.
La posttagmeza sesio estis pli ĝenerale informa. La vicprezidanto — sub la temo “ILEI post la Jubilea Jaro” — raportis pri la ĵus okazinta 21-a Konferenco en Lodzo kaj sub la gvidado de Zsuzsa BARCSAY, la multnombra geinstruistaro aŭdis novaĵojn pri kelkaj pedagogiaj realigoj kaj projektoj en diversaj landoj kaj kontinentoj el la buŝo de: Hans BAKKER (Afriko), Graham LEON-SMITH (Britio), Lian ZIMING (Cinio), Gabor TIMAR (Hungario), Claude NOURMONT (Francio), Elisabeth FORMAGGIO (Italio), kaj So Gil SU (Koreujo). Plie, Irena SZANSER raportis pri la okazontaj ekzamenoj dumkongresaj, la 31-an de julio; R. LLORENS pri la Koresponda Servo Mondskala; Mila VAN DER HORST-KALINSKA pri la Cseh-aranĝoj; Istvan ERTL pri la Internacia Pedagogia Revuo (IPR), kaj Zsuzsa BARCSAY mem pri la kvin ĝisnunaj Internaciaj Metodikaj Seminarioj.
Mila VAN DER HORST-KALINSKA anoncis la 22-an ILEI-Konferencon en Nederlando de la 16-a ĝis la 23-a de julio 1988, kaj Arnold PITT
anoncis la 23-an Konferencon en Britio, verŝajne en Kimrujo, post la UK en Brighton.
21
— paĝo 13 de la PDF —
Post ronddemando ĉe la publiko, la vicprezidanto de ILEI prononcis kelkajn konkludajn vortojn kaj anoncis la kadrotemon de la venonta “Tago de la Lernejo” en Roterdamo (1988).
INTERNACIA EKZAMENO
Surbaze de la antaŭa regularo de UEA, Irena ZSANSER, nome de ILEI, kun la aktiva helpo de Zsuzsa BARCSAY, organizis Internacian Lingvoekzamenon. Dekok afrikanoj, kiuj ĉeestis la UK, sukcese trapasis la ekzamenon kaj ricevis diplomon.
Leterkesto
“Nu, kiam venas la ILEI-revuo, mi trafoliumas por vidi ĉu ĝi enhavas ion, kio helpos min pli bone instrui. Honeste, plej ofte mi trovas la artikolojn tro esoteraj. Se mi devas legi la saman alineon tri-, kvarfoje, mi malpaciencas. Tio ne estas kritiko pri via altnivela revuo, nur konfeso pri miaj propraj bezonoj. Miaj bezonoj kiel Esperantoinstruistino estas: luksaj, plenkoloraj grafikaĵoj, bildoj, fotografaĵoj, filmoj ktp. ktp. Esperantaj.
Vera PAYNE, Aŭstralio”
22
Lingvistiko
INTERNACIISMOJ: ĈU HELPO, BARO AŬ REZERVA FONTO EN LERNADO DE ESPERANTO?
T. Dahlenburg
Ne malofte en varbfolioj, lernolibroj kaj eĉ televidelsendoj oni intencas interesigi homojn pri Esperanto, argumentante ke ĝi estas facile lernebla lingvo kaj ke ĝia gramatiko ampleksas nur 16 regulojn.
Proporcie multfoje okazas ke, allogitaj per tia trompa varbado, lernantoj post kelka tempo seniluziiĝas, kompreninte, ke sen konstanta ĉiutaga ekzercado ankaŭ Esperanto ne estas regebla.
En Scienca Revuo (vol. 33/1982, n-ro 1, p. 5-10) d-ro D.B. GREGOR publikigis artikolon sub la titolo “Kiom da reguloj vere havas Esperanton?”, kiu trafas la kernon de mia pripensado. Li skribis interalie:
Komencante ĉi tiun studon, mi intencis sciigi al la esperantistaro la efektivan sumon da reguloj, sed mi rezignis. Cu oni iam sumigis la regulojn de la franca lingvo? Sufiĉu, ke ili estas multe pli ol 16, sed ke ni ĉiam povas fiere proklami, ke Esperanto havas malpli multe da reguloj (t.e. memorendaĵoj), ol aliaj lingvoj.
En tiuj vortoj troviĝas la reala elirpunkto por serioza esperantistigo!
Nia internacia lingvo estas internacia prefere laŭ sia destino: funkcii kiel komprenigilo inter homoj de plej diversaj kulturoj. Laŭ sia konsisto — vortprovizo, gramatika strukturo, sintakso, prononco, skribregularo — ĝi postulas de interesatoj specifajn lernstrategiojn depende de ilia etnolingva aparteneco kaj de ilia ĝenerala klereco. La lasta inkluzivas ankaŭ la ĝeneralan kaj specifan prilingvan scion, t.e. la scion koncerne la sistemon aŭ nesistemecon de la gepatra lingvo, ĉar la lernado de Esperanto plejparte okazas surbaze de jam alproprigita etna lingvo.
23
— paĝo 14 de la PDF —
La lernanto de Esperanto estu informita pri la plej gravaj donitaĵoj almenaŭ de sia gepatra lingvo (enkadre de la lernejaj programoj). Kondiĉe ke la gepatra lingvo de E-lernanto estas inklina al transpreno de internaciismoj, li posedu kiel eble plej grandan stokon da ili, ĉar en Esperanto internaciaj, latin- kaj grekdevenaj radikoj (radikaloj) ludas decidan rolon en la sukcesplena lernprocezo.
Mi nun koncentriĝu al germanlingvano, kiu decidis okupiĝi pri Esperanto, kaj kiu estas sufiĉe kapabla por lingvaj komparoj, analizoj, konkludoj:
Laŭ la ĝenerala regulo n-ro 15 “la tiel nomataj vortoj “fremdaj’, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo …”
Flankenlasante la ortografiajn ŝanĝojn, al kiuj internaciaj vortoj devas submetiĝi por esti akceptataj kiel veraj esperantaĵoj (ekz. evito de duoblaj konsonantoj en la radiko: germ. akkumulieren — esp. akumuli), ni devas konstati, ke en Esperanto svarmas internaciaj vortoj, kies eksteraĵo estas ŝanĝita tute kontraŭ la menciita regulo (ekz. germ. Rubin — esp. rubeno; germ. Pendel — esp. pendolo).
Krome ni trovas internaciajn vortojn, kiuj havas alian enhavon ol la responda vorto en la germana lingvo (ekz. germ. Konkurs ~ “bankroto”, sed ne “konkurso”). Ekzistas ankaŭ vortoj internaciaj en Esperanto, kiuj estas skribataj ne laŭ la prononco en la fonta lingvo, sed laŭ la ortografio en la fonta lingvo (ekz. esp. ensemblo — franc. ensemble), dum aliaj spegulas la prononcon, sed ne la ortografion en la fonta lingvo (ekz. esp. ĵurnalo «— franc. journal).
Por homoj, kiuj jam okupiĝis pri fremdaj lingvoj, la rememoro pri la ĝusta signifo de iu fremda vorto en Esperanto povas interplektiĝi kun spertoj en alia lingvo, ĉar aŭ la formo aŭ la signifo de difinitaj internaciaj vortoj nur parte koincidas en Esperanto kaj en iuj aliaj lingvoj (ekz. esp. prospekto — germ. Prospekt, sed ne kongrua kun la rusa prospekt; esp. koverto, sed en aliaj lingvoj diversaj formoj, ekz. germ. Kuvert, rus. konvert).
24
e =
Se ni supozu, ke nia lernanto de Esperanto jam havas antaŭscion en la latina lingvo, kio ja ĝenerale estas tre favora al alproprigo de Esperanto, ni tamen devas konstati malavantaĝon rilate la pritrakton de samspecaj latindevenaj radikoj (radikaloj) en Esperanto.
Ni komparu tri grupojn de ili, menciante la nuna formon en la germana lingvo kaj en Esperanto, kaj indikante la unuopajn elirformojn en la latina lingvo:
Diversmaniera pritrakto de samspecaj latindevenaj vortoj en Esperanto
FREMDA VORTO FREMDA VORTO NOMINATIVO KAJ GENITIVO EN LA GERMANA EN ESPERANTO EN LA LATINA LINGVO Ulkus ulcero ulcus, ulceris Genus genro genus, generis Ambaŭ vortoj havas radikalon kun -er Mandibel mandiblo mandibula Matrikel matrikulo matricula Ambaŭ vortoj havas en la latina radikalon kun -ul- Artikel artikolo artiklo articulus Ventrikel ventriklo ventriculus Ambaŭ vortoj havas en la latina radikalon kun -u/
Evidentiĝas, ke ne ekzistas ĝenerala unueca regulo koncerne la pritrakton de kompareblaj fontovortoj en la latina lingvo, ĉar verŝajne ne ĉiam la latina lingvo estis prenita rekte kiel fonta lingvo. Do, la fundamenta kono de la latina povas misgvidi la lernanton, kiu ja grandparte jam alkutimiĝis al analogiado en la Esperanto-okupiĝo.
Sed oni povus fari optimisman konkludon: Se ekzistas ulcero kaj genro, tiam povus ekaperi kun iomete alia enhavo ulko kaj genero,
25
— paĝo 15 de la PDF —
mandibulo kaj matriklo, ventrikolo ktp. La tendenco al ekapero de tiaj formoj jam manifestiĝas en Esperanto, ekz. en genero, generi, generado.
Oni povus kunmeti longan liston de t.n. falsaj amikoj, kiuj ekzistas en Esperanto kaj kiuj komplikigas la lernprocezon depende de la gepatra lingvo de la lernanto aŭ de liaj ĝeneralaj fremdlingvaj konoj. Sed tiu cirkonstanco tute ne estas embaraso por la lernado de Esperanto. Kontraŭe: ĉar en Esperanto en minimigita kvanto estas modelataj gravaj evolutendencoj de etnaj lingvoj, ĝi eksplicite taŭgas kiel propedeŭtikilo al vere konscia kompreno de lingvo-sociaj procedoj.
Pli supre mi aludis kelkajn vortprovizajn rezervojn en Esperanto, okupiĝinte pri la sorto de radikaloj kompare al la latina paralelvorto.
Nun ni supozu, ke nia Esperanto-lernanto tre atente observas la aplikon de latindevenaj vortoj en la germana, kiuj estas uzataj en du diversradikalaj variantoj, depende de la bezonata vortkategorio, ĉu verbo, ĉu substantivo. Se li bone memoras la latinajn radikalojn por formi la prezencon de la aktivo kaj la participon de la pasiva preterito, la ŝajna malreguleco en la germana lingvo ne liveras al li malfacilaĵojn: kondolieren (infinitivo), die Kondolenz (substantivo) / kollidieren (infinitivo), die Kollision (substantivo) / korrodieren (infinitivo), die Korrosion (substantivo). Li verŝajne nur kapskuante konstatas nuntempan intermikson de similaj formoj, ekz. rezipieren kaj rezeptieren (kiel infinitivoj) kaj Rezept kaj Rezeption (kiel substantivoj) / aŭ adaptieren (kiel infinitivo) kaj Adaptation aŭ Adaption (kiel substantivoj).
Sed en tiu konstato, rilate al fenomenoj en la gepatra lingvo, jam kuŝas estonta sperto koncerne la internacian lingvon Esperanto. Ni nun komparu la supre menciitaj fremdajn vortojn en la germana lingvo kun ilia ekvivalento en Esperanto, kaj vi vidos, ke la problemoj nur supraĵe estas solvitaj; ĝenerala “recepto” mankas malgraŭ la ekzisto de la regulo 15.
26
La radikaloj de internaciismoj en la germana lingvo kaj en Esperanto
VORTKATEGORIO GERMANE ESPERANTE
I | verbo kondolieren kondolenci substantivo Kondolenz kondolenco verbo kollidieren kolizii substantivo Kollision kolizio
II | verbo korrodieren korodi substantivo Korrosion korodo verbo korrespondieren | korespondi substantivo Korrespondenz korespondo
En la parto I de nia tabelo la esperantlingva radiko kongruas kun la germanlingva substantiva radikalo, kaj la esperantlingva substantivo (laŭ germanlingva vidpunkto) liveras la bazon por formi la konvenan verbon (kondolenci, kolizii).
En la parto II, inverse, la esperantlingva radiko kongruas kun la germanlingva verba radikalo, kaj la esperantlingva verbo liveras la bazon por formi la konvenan substantivon (korodo, korespondo).
Evidentiĝas, ke multaj eblecoj de formado de fremdaj vortoj en Esperanto (laŭ la vortuzo en la citita regulo 15) ankoraŭ ne estas malkovritaj, ĉar ja estus tute neriproĉeblaj formoj kiel korozio-korozii, korespondenco-korespondenci, kolodi-kolodo, kondoli-kondolo.
Ĉu vi protestas kontraŭ tiu fantoma konkludo?
Ne faru tion; observu nian internacian lingvon, ĉar jam ekaperis eroj de tiu tendenco. Kelkaj ekzemploj konvinku vin pri tio:
En la germana lingvo ekzistas la verbo resignieren kaj la substantivo Resignation — en Esperanto en la sama senco uzatas rezignacio-rezignacii, sed en alia senco oni trovas la verbon rezigni (komparu la germanan verbon resignieren).
27
— paĝo 16 de la PDF —
Aliaj ekzemploj estu donitaj tabelforme:
GERMANLINGVAJ RADIKALOJ ESPERANTLINGVAJ PARALELOJ
Konzeption ~ koncepto, koncepti —
ka: ” konzipieren | koncipi
Publikation publikigi, publikigo
—
pa publizieren | publici
Konzession koncesio, koncesii kom . ” konzedieren | koncedo, koncedi Konvention konvencio kej
km . 3 konvenieren konveni, konveneco
En multaj aliaj kazoj mankas al ni formoj, kiuj prenis kiel bazon la alian, ankoraŭ “liberan’ radikalon, ekzemple ĝis nun ne ekzistas formoj kiel infici, konspiracio, intervencio, kvankam ili plenplene kongruus kun la sistemo de la vort- aŭ formfarado en Esperanto. Sed tiaj formoj atendas, ĝis kiam la parolantoj bezonos ilin, kaj tiam la lernado de internaciismoj fariĝos pli sencoplena ol hodiaŭ.
Ni ne strebu al senkompromisa ŝanĝo de nia valorega lingva interkomunikilo; ni serĉu rezervojn por ebligi al Esperanto kreskantan aplik-taŭgecon.
Friedrich Melchior VON GRIMM [fridriĥ melĥior fon grim] formulis la sintenon, deziratan de homoj al sia lingvo, jene:
“Genia homo ne alcelas ŝanĝon de sia lingvo, tio ja estus sensencaĵo. Sed li trovas forton transbatali la barojn, kiujn ĝi kontraŭmetas al li.”
Der geniale Mensch zielt nicht darauf ab, seine Sprache zu verndern; das wŝre Unfug. Er versteht es aber, sich durch die Hindernisse hindurchzukimpfen, die sie ihm entgegenstellt.
(Mallongigita prelego, farita en la filologi-scienca fakultato de la Universitato Eotvos Lorand, 12 nov. 1987).
28
Instrupraktiko
LINGVOINSTRUADO PER BILDOJ Johan Hammond ROSBACH
Kiam, en 1950, mi faris mian ekzamenon ĉe la Ŝtata Pedagogia Seminario, mi renkontis kritikon pro uzo de bildoj. Mi malakceptis la kritikon, kaj poste, dum baldaŭ kvardek jaroj, uzadis bildojn, tre diversajn kaj en tre diversaj manieroj, ĉiam kun bona rezulto.
Dum la studjaro la kandidatoj devis aktive instrui klasojn ĉe gimnazio pri ĉiuj siaj fakoj. Por mi tio signifis, ke mi instruu la latinan, la trancan kaj la germanan lingvojn. Mia instrulernejo estis la Katedrala Lernejo en Oslo, kie ĝuste tiam nia nuna kronprinco lernis,-do tre grava lernejo. Dum la lasta parto de la studsezono, la rektoro de la Pedagogia Seminario faris subitan viziton en la klaso, kune kun la ordinara lektoro de la klaso. Tia vizito okazis regule en du el la tri fakoj instruataj, kaj laŭ la impreso tiam ricevita la rektoro, kunlabore kun la gvidlektoro, do la ordinara klaslektoro, decidis la tre gravan noton pri “praktika instrukapablo”. Sen plej bona noto en tiu branĉo oni povus tuj rezigni pri lektora posteno.
Nu, mi estis tre bonŝanca. Tion mi almenaŭ supozis. Ĉar ĝuste por la leciono, kiam la rektoro enpaŝis, mi preparis eksterordinaran aferon. La fako estis germana lingvo por komencantoj. La teksto temis pri infano malsana, kiu ricevis viziton de la kuracisto. La kuracisto preskribis medikamenton kontraŭ la terura tuso de la infano. Mi trovis, sur la frontpaĝo de iu semajna gazeto, grandan koloran desegnaĵon de Lawson WOOD, kiu estis tiutempe tre populara. La bildo montris simiidon, kiu kuŝas enlite, kaj kuraciston, ankaŭ simion, kiu apudas kun kulero da kontraŭtusa siropo.
29
— paĝo 17 de la PDF —
La lernantoj estis feliĉaj pro la bildo, kiu rompis la enuon de la senilustraĵa lernolibro, kaj kiu alportis iomete da gajeco bonvena en la cetere monotona lerneja tago. Ili respondis per aktiva partoprenado en la tre elementa konversacio, kaj mi estis feliĉa, ke la grava rektora vizito okazas ĝuste en tiu leciono!
Sed post la leciono, kiam ni triope diskutis mian lecionon, la rektoro unue tre laŭdinte mian katedran sintenon kaj ceteran instruadon, forte kritikis mian uzon de la menciita bildo. La bildo ja ne ilustris la tekston, ĉar en la teksto ne aperis simioj! Mi povis apenaŭ kredi miajn orelojn, kiam li diris tion. Mi respondis, ke la lernantoj ĝuste per tio lernis ankaŭ la germanan vorton, kiu signifas “simio”, kaj ke ili tamen tre fervore reagis ĝuste al mia uzo de tiu bildo. Mi nun timis, ke mia noto pri praktika instrukapablo estas jam en la mondo de la revoj, ĉar la rektoro volis neniel samopinii kun mi.
Nu, mi tamen ricevis la deziritan noton, sed mi ĝis la hodiaŭa tago ne povas samopinii pri la netaŭgeco de tiu bildo en tiu situacio. Kaj mi daŭrigas mian uzadon de bildoj. Mi ne volas ĉi tie doni liston pri la diversaj bildotipoj, nek pri la diversaj uzmanieroj dum la jaroj, kiuj pasis post 1950. Mi limigos min al la prezento de unusola programo, kiun mi ekuzis — bedaŭrinde — nur antaŭ ses jaroj.
En mia granda kolekto de diapozitivoj faritaj dum eksterlandaj vojaĝoj kaj dum montaraj migradoj en nia lando, mi havas, kompreneble, multajn seriojn. Mi elektis, la unuan fojon, relative mallongan serion, ĉar la eksperimento estis ja nova. La serio enhavis bildojn pri tiom diversaj aferoj kiel koleoptero, arbostumpo, palaco, leono, glaciejo, vendoplaco ktp.
La unuan fojon mi montris dek bildojn, kiujn mi detale komentis, enkondukante la lernotajn vortojn kaj esprimojn, kaj dum la komentado faris demandojn al la lernantoj, tiel ke la tuta leciono pleniĝis per la konversacio pri tiuj dek bildoj. Ĉar la klasejo ja estis malluma dum tiu leciono, estis neeble ion skribi. Por la sekvanta leciono mi do estis preparinta tajpitan liston pri la vortoj kaj esprimoj lernendaj.
30
En la posta semajno la dek jam prezentitaj bildoj revenis sur la ekranon, kaj tiam la lernantoj mem devis komenti, uzante siajn ĵus lernitajn novajn vortojn. Tiu parto de la leciono do servis du celojn: lingvan ekzercadon kaj kontroladon de la studoj. Poste sekvis dek novaj diapozitivoj, kun novaj temoj, sed ankaŭ kun ripeto de la jam komentitaj.
Sed tio ne sufiĉis. Du semajnojn post la prezentado de deko da bildoj, ĝuste la vortoj kaj esprimoj el tiu serio estis la temo por skriba tasko en la klasejo. Mi devas nur konfesi al mi mem, ke mi povis ĉiam esti tre kontenta pri la fervoro de la gimnazianoj kaj pri la fina rezulto.
Por ke la klaso, fine, spertu ke oni vere ion lernis, ni invitis ĉe la fino de la diapozitiva serio la rektoron de la lernejo kaj alian klason samnivelan al prezentado de la tuta serio. Kaj tiu prezentado daŭris dum du tutaj lecionoj. La lernantoj mem nun komentis la bildojn. Por ke niaj gastoj ne pensu, ke tiu lernanto lernis pri tiu bildo, do ke ili estas specialistoj pri kelkaj bildoj, ni invitis la gastojn mem elekti, kiu lernanto komentu kiun bildon. La afero estis grandega sukceso, kaj ĉe la fina ekzameno la tuta klaso atingis brilajn notojn.
Mi aldonu, ke la eksperimenton mi uzis nur en instruado de la franca kaj de la germana lingvoj, sed ĝi certe same bone funkcius ankaŭ por la angla, la itala, la hispana, la rusa, kaj por Esperanto.
La ideo estas senpaga…
34
— paĝo 18 de la PDF —
Paroligi per rol-ludoj
de Stefan MacGill, Hungario
Dua parto de du-parta artikolo pri la uzo de dramo en la instruado.
En la lasta numero de IPR ni esploris la uzon de didaktike verkitaj teatraĵoj. Ĉifoje ni paŝas laŭminace pluen al rol-ludoj, t.e. spontanea senteksta aktorado. Ĉi tio estas ekzercoformo grandskale kaj sukcese uzata en nacilingva instruado, sed kiujn esperantaj instruistoj apenaŭ ekspluatis. Temas pri aktiva kaj komunika uzo de la lingvo. Antaŭ ol prepo detale la teknikon, ni demandu, kial aparte gravas evoluigi la parol-kapablon en Esperanto. La uzo de internacia lingvo diferencas fundamente disde tiu de etnaj lingvoj kelkmaniere:
e Esperanto estas malpli intense uzata ol preskaŭ ĉiuj etnaj lingvoj.
e La skriba-lega uzo de Esperanto superas la parolan-aŭskultan uzon pli ol
mr ĉe etnaj lingvoj.
ar la parola uzo okazas ĉefe en kongresoj kaj renkontiĝoj, la proporcio de
formala unu-direkta parola lingvaĵo kompare al neformala kaj du-direkte
konversacia estas pli alta ol en etnaj lingvoj.
e Samkiale, la gamo de temoj kaj situacioj en kiuj oni uzas, testas kaj evoluigas la lingvon, estas pli limigita ol etnolingve. |
e Eltnolingve la parolkapablo kreiĝas nature tra la familio. En Esperanto tio devas esti konscie kreata per instruado. Sekve la lernado okazas en ne plu optimumaj aĝoj, kaj la proporcio de komencantoj en la komunumo pli altas ol ĉe etnaj populacioj.
e Kvankam Esperanto estas internacia lingvo, alta procentaĵo de la renkontiĝoj de esperantistoj estas se ne lokaj, ne pli ol naciaj, tiel ke la kunvenintoj havas komunan etnolingvon por eviti aŭ artefaritigi la uzon de Esperanto.
Ni emas subtaksi ĉi tiujn faktorojn kaj dorloti nin per la asertoj, ke Esperanto estas plurfoje pli simpla ol aliaj lingvoj kaj forgesi aŭ ne konscii pri ĉi tiuj gravaj malhelpoj kontraŭ kiuj ni devas lukti. Ili rilatas aparte al la vivigo de la parola lingvo, kaj el tio fontas la konvinko, ke ni devas kiel eble plej frue kaj insiste en niaj instruprogramoj ekzerci la parol-kapablon kaj -lerton. Tiucele rol-ludoj.
Difino kaj klarigo
Ĉiu rolulo ricevas skribitajn instrukciojn = iu decidita situacio kaj pri la propra rolo ene de tiu situacio. Gravas, ke ĉiu rolulo ricevu nur la proprajn instrukciojn, kaj ne scias tiujn, kiujn ricevos la aliaj. Rolulo devos malkovri la dezirojn aŭ celojn
32
de la aliaj dum la dialogado kaj devas esti sufiĉe lerta por kompreni la disvolviĝantan situacion, taŭge reagi por plenumi la propran rolon kaj tiel pluevoluigi la tuton.
Sed simplaj rolludoj, kiel niaj du komencaj ekzemploj, povas havi nur malmultajn rolulojn — de 2 ĝis 5. Plejofte niaj klasoj estas pli grandaj. Kion fari? Se estas tri roloj, dividu la klason en tri. Ĉiu grupo studos la instrukciojn por unu rolo. Antaŭ la ludado la klasanoj legu la instrukciojn en la grupoj, komprenu, interpretu kaj diskutu ilin kaj listigu bone uzeblajn vortojn, frazojn kaj esprimojn. La gvidanto uzu tiun tempon por cirkuli inter la grupoj por kontroli, ĉu la instrukcioj estis bone kaj sufiĉe komprenataj, por respondi demandojn kaj proponi pliajn ideojn. Poste la gvidanto elektu unu ”volontulon” el ĉiu grupo, kiuj aktoru la situacion. Post la prezentaĵo la gvidanto povas laŭdi inventemon kaj lertan lingvo-uzon, atentigi pri la ĉefaj lingvaj eraroj kaj inviti komentojn de la grupanoj, antaŭ ol elekti tri kila ”viktimojn” kaj ripeti la rol-ludon. Ne timu, kvankam ili espereble profitos de la unua ludado kaj de ĝia pritakso kaj komentado, la sekvantoj certe prezentos malsaman interpreton de la sama situacio. Estas dezirinde ripeti la roladon ĝis ĉiu kursano povis (aŭ devis!) roli.
Elementa nivelo
Rol-ludojn oni povas enkonduki eĉ frue en la kurso, eble post 15 horoj da instruado. Pli frue kaj prepare oni povas studi kaj aktori simplajn dialogojn, ekz. pri manĝotablumado: ”Bonvolu doni la salon” aŭ aĉetado: ”Kiom kostas tiuj bananoj?”. Post kelkfoja aktorado laŭ donita teksto lernantoj povos mem sentekste krei proprajn scenetojn en tiuj konataj situacioj, per la jam prezentitaj frazformoj. Post kvin ĝis dek el tiuj scenetoj (kies daŭro estu apenaŭ po tri minutoj) kaj internigo de la necesa gramatiko kaj vortaro, oni povas progresi al vera elementa rol-ludo. Ekzemplon de tia plej elementa sia kto mi provos ŝovi en numeron 88/2 de la lerneja revuo Juna amiko. Nia nuna ekzemplo de simpla rol-ludo titoliĝas ”La ferioj” kaj aperis en JA numero 87/3 sur paĝoj 5, 14 kaj 23. Gi taŭgas ekde ĉ. 25 stud-horoj. Temas pri du amikoj, kiuj devas decidi, kie pasigi feriojn. Unu volas viglajn sportajn feriojn, la alia trankvilajn kaj ripozigajn. La tria rolulo estas vojaĝ-agento, kiun la amikoj vizitas por konsilo. Sed la agento devas nepre (pro kialo, kiun ni preferas ne malkaŝi) konvinki la duopon akcepti difinitan pakaĵferion, pri kiu li ricevas detalan priskribon. Li devas transformi tiun sekan faktaron en konvinkajn frazojn, dum la du amikoj devas argumenti kaj persvadi unu la alian. Suplementis la instrukciojn por la tri roluloj konsiloj por la gvidanto de la ludo. Do, se vi ankoraŭ ne abonis Juna amiko, vidu la apudan anoncon kaj tion ekfaru por konatiĝi interalie kun ĉi tiuj simplaj rol-ludoj.
Meznivela rolludo
Laŭ la devizo, ke unu bildo valoras mil vortojn, ni prezentas ne bildon, sed praktikan ekzemplon (kiu valoras supozeble ĉirkaŭ 700 vortojn, depende de la aktuala kurzo inter la bildo kaj la ekzemplo). Gi estis verkita por progresantoj, kaj efek-
33
— paĝo 19 de la PDF —
tive estis prezentita unuafoje de kvar studentoj de la Esperanto-fako de la Universitato Eŭtvos Lorand en Budapeŝto. Ili ĝin faris, sen antaŭa preparado, por spektantaro, kiu konsistis el unu vidbenda kamerao kaj teknikisto. Tio okazis kadre de projekto de la hungara sekcio de ILEI registri serion de model-lecionoj diverstemaj kaj -nivelaj. Se statika bildo valoras mil vortojn, dinamika vidbendo devas valori almenaŭ du mil! Do, atendu anoncojn kiel akiri kopiojn de tiu vidbendo kaj ĝin spektu. Tio gravas ĉi-kaze, ĉar por plene kompreni la rol-ludon, necesas legi la donitajn rolojn ĉi-apude, legi ĉi tiun klarigan artikolon kaj vere spekti grupon, kiu plenumas ĝin. Kompreneble, se vi mem gvidas taŭgan grupon, vi povas retajpi la instrukciarojn kaj elprovi ĝin mem. Antaŭ ol plulegi la artikolon, bonvolu
nun legi la enkestajn instrukciojn por la kvar roluloj.
ROLOA:
Vi troviĝas en fremda urbo. Vi eniras tramon por vojaĝi al la centro, kaj vi serĉas gastejon — modestan hotelon aŭ eĉ junulargastejon. Amiko konsilis bonan gastejon: ”Amikeco”. Vi demandas vian najbaron en la tramo kie troviĝas tiu gastejo. Vi havas kun vi pezan dorsosakon. Vi volas pagi por la tranokto ne pli ol 70 stelojn, se eble malpli. Vi tre malŝatas ovojn, vi iĝas malsana, se Vi manĝas ilin. Vi rifuzas trinki kafon, ĝi estas drogo kaj vi abomenas drogojn. Vi estas vegetarano.
Se vi me ricevos kontentigan respondon de la apudaj pasaĝeroj, povos esti, ke poste eniros la tramon alia pasaĝero kun gvidlibro, kiu povos doni pli fidindajn informojn. Matene vi foriros de la ĉefa stacidomo frue per trajno je la sepa tridek.
Gis la fino de la ludo vi devas decidi, kie vi tranoktos.
ROLOB: Vi estas pasaĝero en tramo. Eksterlandano venas en la tramon kaj
demandas vin aŭ alian pasaĝeron, kie troviĝas la gastejo ”Amikeco”. Vi scias. Se la eksterlandano petos vin, informu ŝlin. Se ŝli petas iun alian, aŭskultu la respondon kaj se necese korektu la informojn. ”Amikeco” estas mez-luksa hoteleto en la norda parto de la urbo. Ĝi estas atingebla de la centro per tramo 27 (3 haltoj) Malantaŭ la hotelo estas ĉarma parko kun belega lageto kun anasoj kaj cignoj. Antaŭ ĝi staras iu stacidomo, sed la bruo ne estas tro granda. La tramhaltejo troviĝas tuj antaŭ la hotela pordo. Gi estas familia hoteleto, la estroj estas afablaj kaj la servo bona. Oni servas grandan matenmanĝon — ovojn kun lardo kaj toasto kaj kafon. Eble iu konsilos uzon de la junulargastejo: tio estas malbona ideo, ĝi havas malbonan reputacion. 1 estas longe for en la sudo de la urbo, malfacile atingebla, oni devas ŝanĝi veturilon kaj promeni duonan kilometron. Krome dormas 16 personoj en ĉambro, ĝi estas malpura kun bestetoj ĉe la muroj kaj vi aŭdis, ke droguloj emas dormi tie kaj fumi haŝiŝon. Via tasko estas konvinki la
eksterlandanon uzi la hoteleton kaj ne la junulargastejon.
ROLO C: Vi estas pasaĝero en tramo. Eksterlandano venas en la tramon kaj demandas vin aŭ alian pasaĝeron, kie troviĝas la gastejo ”Amikeco”. Vi scias. Se la eksterlandano petos vin, informu ŝlin. Se ŝi petas iun alian, aŭskultu la respondon kaj se necese korektu la informojn. ”Amikeco” estas la nomo de la junulara gastejo en via urbo. Ĝi troviĝas en la sudo, oni iras per tramo 12, poste ĉe la Stadiono oni ŝanĝas al buso 36, kaj post ses haltoj oni devas promeni 200 metrojn. La gastejo proponas simplan sed adekvatan loĝigon — 8 personoj en ĉambro. Gi estas sufiĉe pura, apude estas sportejo, kaj vespere inter la
„ junuloj regas tre gaja vigla etoso. Vi
kelkfoje vizitis ĝin. Matenmanĝo konsistas el teo kaj bulko. Eble oni ekparolos pri iu hotelo ”Amikeco”. Tion vi ankaŭ konas. Ĝi estas tro multekosta, almenaŭ cent stelojn nokte, dum la junulargastejo kostas nur kelkajn. La hotelo ne estas tre bona kaj tute nealoga por junulo, gastas tie nur maljunuloj. Ĝi estas tuj apud la ĉefstacidomo, ĉiam bruas trajnoj. La trafiko tie estas densa kun tramoj kaj kamionbruo la tutan nokton. Malantaŭ la hotelo troviĝas iu
malprizorgita tereno kun koto kaj
iom da herbaĉoj, kie la urbanoj ĵetas sian rubon. lam ĝi estis parko, ŝajne. La familio, kiu estras la hoteli malbone akordiĝas — via najbaro informis vin — kaj foje ili kverelas laŭte laŭ la koridoroj. Via tasko estas konvinki la eksterlandanon uzi la junularan gastejon kaj ne la hoteleton.
ROLO D:
Vi envenas en tramon meze de la ludo. La gvidanto signos al vi kiam. Vi tenas gvidlibron pri la urbo. En la tramo oni diskutas pri iu gastejo ”Amikeco”, sed ne estas certe, kie ĝi troviĝas: iu eksterlandano kun dorsosako volas trovi ĝin. Eble oni petos vin doni informojn el via gvidlibro. Se ne, vi mem proponu al ili la informojn. Jen la teksto en la libro:
e ”Amikeco”: C-kategoria hoteleto, Stacidomostrato 17, tramo 27. 20 ĉambroj, el kiuj 10 kun banĉambro kaj necesejo. Kelkaj ĉambroj kun balkono kaj elrigardo al parko. Tranokto kaj abunda matenmanĝo: 15 ĝis 90 steloj. Prizorgantoj: Gesroj Luk kaj Reba Temul.
e ”Amikeco”: Junular-gastejo, Lontanostrato 342, tramo 12 ĝis la hospitalo, poste buso 35, poste promenu 400 metrojn. 10 ĉambroj, ĉiuj kun 12 litoj. Komunaj duŝejoj, necesejoj kaj kuirejoj. Sportejo apude. Lum-elŝalto de 22.00h ĝis 07.00h. Tranokto kun matenmanĝo: 16 stelojn.
34
Bonvenon denove! Notu la klaran konflikton en la ludo — la eksteriandano devas elekti el du eblecoj, depende ĉu rolulo B ĉu C pli konvinke argumentas. Rimarku kiel ili havas kontraŭajn opiniojn pri pluraj aferoj: en la junulara gastejo laŭ C ”regas tre gaja vigla etoso” dum laŭ B ”droguloj emas dormi tie kaj fumi haŝiŝon.” Krome A estas taskita aborzeni drogojn, se eĉ kafo ŝokas, tiom pli haŝiŝo
35
— paĝo 20 de la PDF —
malakcepteblos. Simile pri la hotelo, ĉu apudas ĉarma parko kun lageto, cignoj kaj anasoj, aŭ rubejtereno? Eĉ ĉe detaloj persistas la kontraŭdiroj. Konsideru la matenmanĝon — la minimuma junulargasteja teo kun bulkoj — tion normale devus konkeri la abunda lardo kun ovoj, toasto kaj kafo ĉe la hotelo, kiun rolulo B povos fiere kaj konvinke proponi, nesciante, ke la eksterlandano rifuzos la kafon, malŝategas ovojn kaj estas vegetarano. Regas konfuzo pri la nombro de dormantoj en junulargasteja dormĉambro (16 laŭ B, 8 laŭ C kaj 12 laŭ D) kaj pri la promenenda distanco (duonan kilometron, 200 m., 400 m. resp.). Hotelapude staras laŭ B ”iu stacidomo” sed laŭ C ”la ĉefstacidomo”. Rimarku, ke nur A scias, ke ŝli devas foriri de tiu ĉefa stacidomo je la sepa tridek, kaj ke laŭ C neeblas forlasi la junulargastejon antaŭ la sepa, kaj kalkuleble estas, ke en duona horo oni ne povas atingi la stacidomon. Tio iĝos potenca argumento por B, sed nur potenciale, nur se A kaj C ambaŭ ial donos la necesajn informojn. Oni ne atendu, ke en ĉiu rolludo ĉiuj el la donitaj argumentoj kaj konfliktiloj estu ekspluatitaj; la roluloj elektos el la abundo, kaj eĉ kelkfoje aldonos proprajn opiniojn aŭ argumentojn.
Gvidanto devas saĝe juĝi kiugrade kaj kiel interveni. Ĉi-kaze ŝli havas unu klaran interveneblon, t.e. kiam doni la signon ke la tramo haltu por enlasi rolulon D kun la gvidlibro. Tiun momenton oni elektu kiam la diskuto ekflagras aŭ devojiĝas neproduktive. Simile, la gvidanto difinas la daŭron de la ludo kaj laŭ la samaj kriterioj elektas la momenton anonci: ”restas nur du minutoj ĝis la fino!” La gvidanto povas krome per sugestoj influi, ekz.: ”A, eble demandu pri …la prizorgantoj de la hotelo …la matenmanĝoj …la prezoj.”
Kiel dirite, la ĉefcelo estas stimuli la parolkapablon en reala situacio. Restas ene de tio decidi kio pli gravas — la kapablo precize interpreti la donitan taskon kaj ĝin zorge plenumi utiligante ĉiujn donitajn informojn, aŭ simple la kapablo libere (sed iom korekte) esprimi sin, uzanta la donitan taskon kiel elirpunkton. Der kiu el tiuj emfazoj pli gravas, la gvidanto pli aŭ malpli intervenos. Strange, en la pli fruaj utiligoj de rolludoj oni povas argumenti por minimuma intervenado. Komence la rolludo povas signife helpi lernantojn transpaŝi tiun grandan psikologian baron, tiun momenton kiam ili kuraĝas ekparoli en la nova lingvo. Tiam la intervenado estu minimuma — nur por rekomenci la dialogadon se ĝi entute haltis. Ajn-nivele mi ne emas interveni por korekti erarojn, sed notas ilin por tujposta trakto. Komenc-nivele, mi krome emas minimume interveni por redirekti la diskuton, eĉ se ĝi ŝajne misiras, kondiĉe, ke ĝi pluiras. Indas pacienci tra manoroj momentoj — kutime post mallonga tempo iu rolulo trovas pli sukcesan pluiron,
Nur kiam lernantoj atingis la kapablon libere kaj flekseble babili kaj ne esti konfuzita aŭ timigita per interrompo, mi emas interveni por insisti pri preciza plenumo de la donitaj roloj — kaj tiukaze nur se estis klare dirite komence, ke tio estas la ĉefa celo de tiu leciono.
Supernivela rolludo
Ĉi tio povas postuli pli da roluloj kaj krome havi pli seriozan temon — eĉ kulturan, sociologian aŭ etikan. Por ebligi pli ol kvin/ses roluloj la situacio kutime
36
devas esti iu formala aŭ planita kunveno. En la nuna kazo mi ne detale skizos la instrukciojn. Unue, tio okupos tro da loko, due ĉar ĉi tiaj situacioj estas Ĥrme bazitaj en iu nacia kulturo — ĉiulande necesas verki la instrukciojn laŭ la normoj, kutimoj kaj strukturoj de la lerneja, jura kaj sociala sistemoj. Tio ja ne ekskludas la leviĝon de universalaj veroj kaj ideoj dum la ludado! Temas ĉi-ekzemple pri kunveno en lernejo por decidi la sorton de Lara, juna deliktulino, kiu rompis kelkajn fenestrojn kaj ŝtelis radion. Jen koncize la roloj:
Lernejestro: Firma kredanto je disciplino. La instruisto de tiu knabino estas ano de subfosa radikala movado por detrui la bonajn tradiciojn de la eduka sistemo. Vi volonte forigus lin de via lernejo. Apenaŭ kelkaj el la instruistoj subtenas viajn ideojn; feliĉe almenaŭ via lojala sekretario kuraĝigas vin. pa
Instruisto: Progresiva, demokratema edukisto. Vi provas bonigi la konduton de Lara kaj similajn lernantojn, sed la etoso de la lernejo malhelpas tion. La lernejestro estas aparte konservativa, sed lia insisto pri la tradicia moralo ne konvinkas vin: vi vidis lin la antaŭan semajnon kisadi la sekretarion intime en la multobligejo. edkartg: “
La gepatroj, ges-roj Difor: Ne scias kien iras Lara vespere, kaj ne plu kapablas regi ŝin. Opinias, ke la lernejo devas pli forte disciplini ŝin. p ;
Sociala Laboristo: Lara jam ŝtelis antaŭe el iu butiko. Vi konas ŝin, kaj kredas, ke ŝi bezonas pozitivan hejman etoson. Provu konvinki la gepatrojn pri tio. Viestas amiko de ŝia instruisto. ‘ ak
Policisto: Vi estas petata raporti la faktojn de la krimo. Vi estis patrolanta kiam vi aŭdis krion. Vi vidis la knabinon Lara kuri for de domo portanta radion. Oni kriis, ke ŝi ŝtelis ĝin. Vi blovis vian fajfilon kaj ekĉasis ŝin. Ŝi kuris tra tomat-ĝardeno kaj rompis plurajn vitrajn kadrojn. Fine, vi kaptis ŝin. Vi havas ĉe vi la radion.
Edzino de la lernej-estro: Ĝuste de via domo Lara rabis la radion. Vi kriis, kaj pasanta policisto aŭdis kaj kaptis ŝin. Via edzo donacis al vi tiun radion antaŭ du semajnoj — surprizo por vi, ĉar li ne estas tre aĉetema. ” ; )
Sekretario: Vi laboras en la lernejo dum tridek jaroj. Vi admiras la lernejestron. Li bone kaj firme regas la lernejon kaj brave rezistas la incidajn klopodojn de kelkaj junaj instruistoj anarkiigi ĉion. Vi devas raporti pri la lerneja (mal)progreso de Lara. Pretigu anticipe raporton pri ŝi. — ; e
Samklasano: Vi estas la plej bona amikino de Lara. Vi ne scias pri Ŝia malbona faro, nur ke ŝi ŝtelis ion. Vi ofte ludas kune, unufoje vi prenis kelkajn bombonojn de butiko pro defio, sed vi ĝenerale ne krimas. Kiam oni montras la radion, vi konstatas, ke ĝi estas via! La lernejestro konfiskis ĝin antaŭ du semajnoj, kiam li kaptis vin kaj Lara kune aŭskultantaj ĝin dum teda leciono. Ĝis nun viaj klopodoj reakiri la radion estis sensukcesaj. ; 4,
Juĝisto: Ĉi tiu loko ne estas kortumo, Lara estas tro juna por kriminala kortumo. Ĉi tiu kunveno estas eksperimenta forumo por arigi ĉiujn koncernatojn pri difinita kazo kaj trovi la faktojn kaj kaŭzojn de la misfarado kaj malhelpi ke Lara poste iĝu ripeta deliktulo. Vi prezidas la kunvenon. Klarigu ĝiajn celojn, petu ĉiun prezenti sin koncize, poste decidu kiu parolos kaj pridemandu ĉiun maksimume. La policisto havas la ŝtelitan objekton. Post aŭskulto de ĉies opinioj, petu,
37
— paĝo 21 de la PDF —
ke li montru la radion. Fine, vi devos resumi la vidpunktojn kaj decidi pri la puno aŭ reĝustigo aŭ farendaĵo.
Resumo
Se vi jam provis ĉi tiujn teknikojn, aŭ ekprovos ilin laŭ ĉi tiuj proponoj, bonvolu raporti viajn spertojn al IPR. Se vi havas pretajn instrukciojn por rolludoj, bonvolu dividi ilin kun ni. Se vi volas esplori ĉi tiun stimulan lern-art- Ormon, sciu, ke en la i car sr reeldono de la legolibro ”La laŭta vekhorloĝo” de la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, vi trovos dekon da freŝe verkitaj rol-ludoj je elementa kaj meza niveloj — kej rilatantaj al la kvar amuzaj rakontoj en la libro. Konklude, memoru, ke rolludoj povas esti allogaj kaj defiaj. Se viaj lernantoj estas iom kreemaj, kuraĝaj, eksperimentemaj, ili ĝuos rolludi kaj surprizos vin per la kvalito kaj inventemo de ilia partopreno.
greeereseeee sereno Vee meore eee eee eee eee
mu. IEI III APETITO,
0 La gazeto, kiu paroligas
Jen praktika helpilo por ĉiu instruisto de Esperanto. Tutmonda regule aperanta revuo, aparte por lernejanoj. Sparu al vi mem tempon en lecion-preparado! xx Juna Amiko prezentas zorge verkitajn facilajn tekstojn, interes-vekajn kaj didaktike uzeblajn. Fortigu kaj ekzercigu la gramatikaĵojn, kiujn vi instruis per la alloga materialo de JA. xx Vi trovos rol-ludojn, teatraĵetojn, dialogojn, rakontojn, fabelojn, kantojn, poemojn, konkursojn kun premioj kaj multon pli. Spicu viajn lecionojn kaj paroligu viajn studentojn. x Abonu ĉe UEA: 8,40 gld. por kvar numeroj. Ni donas rabatojn por kvantaj mendoj. Vi rajtas aboni ankoraŭ por 1988; ni tuj sendos la aperintan unuan numeron. Perantoj en multaj landoj akceptos viajn abonojn lokvalute. Petu specimenon de Juna Amiko. Hungara Esperanto-Asocio, pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario.
PRI INFANLIBROJ EN ESPERANTO Jacqueline GONIN
Jes, ili ekzistas, kaj ili estas beletaj, allogaj, kaj ĝenerale plenumas la postulojn, kiujn oni atendas de tiu literaturo, kaj mi eĉ estis surprizita pri la kvanto kiun mi malkovris en la daŭro de tiu ĉi studo. Sed ili estas dise eldonitaj, kaj tiu ĉi pritraktaĵo celas konigi ilin al gepatroj kaj pedagogoj. Fakte, s-ro J. CATIL, prezidanto de CERL (Centro Esperanto de la Regiono Liona) petis min iom trarigardi tiujn librojn kaj indiki, por kiuj aĝoj ili taŭgas. Unuavide la demando ŝajnas simpla, sed post pristudo, eble ne tiom…
Se temas pri libro en la gepatra lingvo de la infano, la problemo ne estas tiom malfacila, ĉar la libroj, skribitaj aŭ tradukitaj en la lando mem, respondas al la ĝenerala kulturo de la tieaj infanoj, ties kutimoj, medioj — kampara aŭ urba — ktp.
Kiam temas pri Esperantaj libroj, kiujn kriteriojn oni konsideru? Oni unue pensas pri la lingvo: ĉu la infano estas denaska esperantisto? Tio estas la plej facila, sed la plej malofta kazo. Se ne, se la infano lernas la lingvon, hejme aŭ en kurso, ja apartenas al la instruisto/anto prezenti la enhavon, la nekonatajn vortojn, frazturnojn, aŭ … rakonti mem la historion en maniero komprenebla por la infano. Sed tio koncernas la pedagogian teknikon kaj uzmanieron de infanlibroj. Pri tio Mi ne insistos tie Ĉi.
Mi ŝatus iom precizigi la nocion “infanlibro”. La temo de tia libro devas interesi, amuzi, se eble instrui, ĉiukaze allogi la etulojn. Libroj pri infanoj ne necese estas interesaj por infanoj, precipe ne se traktitaj laŭ plenkreskula vidpunkto. Fine, precipe koncerne nian lingvon — kies plimulto de la lernantoj estas ĝis nun plenaĝuloj — “libro por komencantoj” aŭ “facila legolibro” ne nepre taŭgas por infanoj!
Do, mi konsideris la enhavon laŭ la kultura vidpunkto: ĉu la esprimitaj nocioj estas konataj aŭ facile akireblaj de la etuloj? Ĉiuj instruistoj aŭ edukistoj scias ke, eĉ por donita aĝo, la matureco povas esti mal-
39
— paĝo 22 de la PDF —
sama de unu infano al alia. Do, recenzante libron, prefere ol indiki precizan aĝon, mi menciis nivelon laŭ la lernejaj klasoj de la franca sistemo, kiun mi iom konas. Sed mi petas, ke la leganto nepre ne konsideru tion tro rigide: mi celis nur faciligi la orientiĝon de la gepatroj aŭ pedagogoj. Tial por ĉiu libro mi ankaŭ notis donitaĵojn pri la prezentado aŭ temo, kun plej ofte resumo de la rakonto, kaj lingvaj malfacilaĵoj… Mi klopodis esti konciza kaj objektiva. Kompreneble tio ne pretendas esti kompleta studo, ĉar nur kelkajn infanlibrojn mi konas, kaj espereble daŭre aperos novaj; sed ĝi eble estos instigo pretigi konsulteblan sliparon, facile atingeblan kaj … kompletigendan.
Antaŭ ol fini, mi deziras danki al personoj, kiuj helpis min iamaniere: S-ro CATIL, kiu kuraĝigis min entrepreni la studon kaj helpis pri teknikaj aferoj, F-ino TRIOLLE kaj U.F.E., kiuj pruntedonis multajn librojn, S-ino VINCENT, kiu larĝe malfermis por mi la ŝrankojn de Gresillon, S-ro DANVY, kiu akceptis pritrakti la bildstriojn, kaj ĉiuj, kiuj kontribuos al la publikigo de tiu ĉi kompilaĵo.
Noto 1: Principe la indikoj pri aĝoj estas jenaj, laŭ la franca lernosistemo: “infanet-lernejo ” = ĝis kaj inkluzive de la sesa jaro;
CP: Ta jaro; CE 1: 8a jaro; CE 2: 9a jaro; CM 1: 10a jaro; CM 2: lla jaro.
; Sed mi tre insistas, ke oni ne konsideru tiujn miajn indikojn koncerne la “nivelojn” rigide kaj dogme. Ili nepre estu nur orientiloj! J.G
Noto 2: lom da informoj pri porinfanaj libroj jam troveblas en la n-roj 1976/2, 1986/3 1987/1 de nia revuo. “La red.
40
Titolo: Kies naztuko
Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino.
Prezento: 17p. 17,5 x 20,5 cm. Multaj koloraj bildoj. Kelklinia teksto ĉiupaĝe. Ne tre grandaj literoj por infanetoj.
Nivelo: Infanetoj: CP.
Temo: Knabino Hong-Hong perdis naztukon kun bildo de anaso. Ŝi trovas alian, esploras en la klasoj, ĉu iu perdis naztukon. Fine montriĝas, ke iu knabo perdis sian kaj retrovis la ŝian.
Teksto: Facile rakontebla, nur montrante la ilustraĵojn. Lingvaĵo facila.
Titolo: Serĉi panjon
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino 1983.
Prezento: 22p. 18 x 17 cm. Simplaj, koloraj, allogaj bildoj. Kelklinia (1 ĝis 6) teksto ĉiupaĝe.
Nivelo: Infanetoj.
Temo: Kokino elkovas anasajn ovojn inter la propraj. Surprizo: anasidoj ne povas facile beki grajnojn kaj devas retrovi sian propran panjon por lerni sin nutri kaj vivi anaside.
Teksto: Lingvaĵo facila; tamen p.4 “informiĝinte” kaj p.7 “promenante”.
Titolo: Kiel kovi
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino.
Prezento: 25p. 17 x 18 cm. Multaj koloraj bildoj. Kelklinia teksto ĉiupaĝe.
Nivelo: Infanetoj; CP: CE1 (eble). j
Temo: Kukolino deziras scii, kiel kovi. Si petas laŭvice kokinon, strutinon, bucerinon, testudinon, anasinon, kaj konkludas ke estas pli facile kovigi siajn ovojn de alia…
Teksto: Lingvaĵo facila, sed multaj birdnomoj. (bucero = “calao”, azia birdo).
Titolo: Ĉion faru mem ni ĉiuj
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino.
Prezento: 10p. 17,5 x 20,5 cm. Koloraj, simplaj, beletaj bildoj. Kvarlinieta teksto ĉiupaĝe.
Nivelo: Infanetoj.
Temo: Knabineto mem vestas sin, sin lavas, kombas; matenmanĝas, ludas, riparas la ludilojn, lavas tuketojn, ktp.
Teksto: Lingvaĵo simpla. Rimarko: uzo de “unujn” en la dua teksteto.
KOLEKTO EL SVEDIO
Titolo: Plupo kaj la lupo. — Plupo kaj la gruoj. — Plupo kaj la maro. — (ankoraŭ pliaj)
Eldono: Progreso-Eldonejo, Motala (Svedio) 1986.
Prezento: 24p. 16 x 16,5 em. Kartone binditaj. Artismaj, belaj bildoj. Montras la bestojn en ties medioj.
Nivelo: CE; CM.
Temo: Plupo estas estaĵeto, kiu povas paroli kun la bestoj. “Li estas nevidebla por ĉiuj homoj — krom por vi kaj mi”, avertas la rakontanto. La ĉefa temo estas la vivo, kutimoj kaj moroj de la bestoj. .
Teksto: Pli ellaborita ol en la antaŭe menciitaj libretoj. Ĝi estas facila rilate al la stilo, sed riĉa rilate al la vortaro. Multaj bestnomoj, plejofte el la nordaj landoj. Malmultaj preseraroj (“herbotuvo” por “herbotufo”).
41
— paĝo 23 de la PDF —
Titolo: Simioj provas elakvigi la lunon.
Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino 1981.
Aŭtoro: Xia XIA.
Prezento: l4p. 20,8 x 25,6 cm. Multaj koloraj bildoj.
Nivelo: Infanetoj, se konsideri la enhavon, sed CP kaj CEl por legaĵo, ĉar la teksto estas iom pli longa ol oni atendus.
Temo: Fakte estas du rakontoj. En la unua (kiu donis la titolon al la libreto), vidante la lunon en puto, simioj provas elakvigi ĝin. Ili eĉ kunlaboras por tio, ĝis iu pli sagaca simio konstatas, ke ĝi estas samtempe en la ĉielo. En la dua rakonto la simioj imitemas. Du simioj ŝtelas pajloĉapelojn de kampulovendisto kaj ludas per ili. Poste la kampulo ekkoleras kaj la simioj imitas liajn gestojn, ĝis li ekhavas la ideon ĵeti teren la propran ĉapelon. La bestoj faras same, kaj li reprenas sian posedaĵon.
Teksto: Vidu “Nivelo”.
Titolo: La Marvirineto
Eldono: KOKO 1962.
Aŭtoro: H.C. ANDERSEN; tradukita de SCHLEICHER.
Prezento: 70Op. 21 x 27 cm. Bindita. Klara preso. Nigra-blankaj ilustraĵoj por la okpaĝa biografio pri ANDERSEN, verkita de Svend LARSEN; ĝenerale koloraj kaj plenpaĝaj por la fabelo mem, kun malgrandaj nigra-blankaj desegnaĵoj.
Nivelo: De iom grandaj infanoj ĝis … ĉiuj.
Temo: Tutmonde konata fabelo pri “la eta sireno”.
Teksto: Beletra. La traduko sekvas tiun de Zamenhof de proksime; nur iom modernigis ĝin. Ĉu pli trafe? Eble ne ĉiam tiel eleganta, sed tamen bona.
Titolo: Petolema kaprido. — Lutro kaj bufo. — Du katetoj. — Brava kolombido. — Kokido venĝis sian panjon. — Heliko kaj ĝia domo.
Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino. Unua eldono 1984.
Kolekto: «Fabeloj de Cinio». Ses titoloj.
Prezento: 18,5 x 21 cm. Tutpaĝaj koloraj bildoj. Sufiĉe granda literformato. Kelklinia teksto paĝe. Dika papero, sufiĉe fortika.
Nivelo: Infanetoj.
Temo: “Tli estas adaptitaj laŭ pri-bestaj legendoj popularaj inter la ĉinaj popolanoj. La pentristo personigas la bestojn kaj ornamas ilin per diverskoloraj naciaj kostumoj.”
Teksto: Lingvaĵo facila.
Titolo: La nigra kokino Miki.
Eldono: Pola Esperanto-Asocio.
Prezento: 15p. 12 x 17 cm. Nigra-blankaj, magraj bildoj. Kvar paĝoj estas tute senbildaj.
Nivelo: CP, laŭ la enhavo eĉ infanetoj.
Temo: Du rakontoj. En la unua kokino vivas en domo kun siaj idoj. Vulpo ruze kaptas ilin. Hundo fine ilin savas. En la dua infanoj ricevas donace katidon. La unuaj tempoj de kunvivado.
Teksto: Aspektas pli kiel ekzerca legolibro ol kiel distra libro. Relative multe da teksto por tiel simplaj rakontoj.
42
Titolo: Ĉevalido transiras riveron. :
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo. Pekino. .
Prezento: 16p. 16 x 18,5 cm. Koloraj, ĉarmaj bildoj. Ciupaĝe kelklinia teksto (2, 3, ĝis 5 linioj).
Nivelo: Infanetoj; CP. i
Temo: Ĉevalido, antaŭ ol trapasi riveron, petas konsilon de bovo kaj de sciuro. Ricevinte kontraŭdirajn respondojn, ĝi fine demandas la patrinon. Tiu igas ĝin pripensi kaj juĝi mem. Fine la ĉevalido feliĉe transiras la riveron kaj ricevas laŭdojn.
Teksto: Lingvaĵo ne maltacila. lamen kelkaj kunmetitaj vortoj, -anta, -ante, predikativoj.
Titolo: Lupo invitas urson.
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino. Ikraj mon. Prezento: 35p. 20,5 x 18 cm. Belaj koloraj bildoj, preskaŭ plenpaĝaj. 2 ĝis 3 linioj paĝe. Iom malpli granda litertipo ol en la jam priskribitaj libretoj.
Nivelo: Infanetoj; CP; CE. Li
Temo: Lupo invitas urson kaj kuiras du kokojn. Vulpo ruze sukcesas manĝi la kokaĵon, trinki la vinon alportitan de la urso, kaj igi la du amikojn kvereli. Fine ili konscias pri la ruzo kaj repaciĝas.
Teksto: Kunmetitaj vortoj, -inta, -anta.
Titolo: lImfanoj en la mondo.
Eldono: Dana UNICEF-Komitato, 1979. ciaj ;
Prezento: 32p. 30 x 21,5 cm. Simplaj, koloraj bildoj, desegnitaj de du infanoj.
Nivelo: CE; CM. D ;
Temo: La teksto tiras la atenton al la ĉefaj bezonaĵoj de infanoj (akvo, nutraĵo, sano), al la malegaleco inter riĉaj kaj malriĉaj landoj (referenco pri riĉa lando estas Danlando), kaj al la neceso de interhelpo. Atentigo pri ekonomikaj maljustaĵoj.
Teksto: Simpla. Anglaj surskriboj sur la bildoj.
Titolo: Nederlando.
Eldono: Bruna kaj Zoon, Utrecht.
Kolekto: «La mondo en koloro». iuta ; ;
Prezento: 104p. 17,5 x 12 cm. Tre multaj koloraj fotoj pri diversaj aspektoj de la lando. Reo
Nivelo: Verdire ne propre infanlibro sed, miaopinie, interesa por iom grandaj infanoj; eble en CM2. 3
Temo: Priskribo de Nederlando; bona geografia komplemento, eĉ se oni ĉefe interesiĝas pri la koloraj fotoj. ; : las ‘
Teksto: Dokumenta, serioza, ne speciale facila nek malfacila. Sed kio pri la ceteraj verkoj en la kolekto? Ĉu aliaj jam eldoniĝis?
Titolo: La avino-ursino
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino. ; ;
Prezento: 46p. 18,5 x 17 cm. Koloraj bildoj, preskaŭ plenpaĝaj. Ne tre grandaj literoj; 2 ĝis 3 linioj paĝe.
Nivelo: CE1, CE2.
43
— paĝo 24 de la PDF —
Temo: Dum foresto de gepatroj, ursino ruze prenas lokon de la avino. La du infanoj (gefratoj) aŭdis pri ĝi kiel hommanĝanto. Dankal pluraj lertaj kaj sagacaj ruzoj, la knabino ne nur savas ilin ambaŭ, sed mortigas la ursinon.
Teksto: La ĉina nomo de la knabino (Ginhua) povas iom ĝeni “okcidentajn” infanojn. Kelkaj -ante kaj -inte. Malofta vorto uruŝio = japana planto, kies frukto donas oleon. (La knabino uzas ĝin kiel glitigan substancon.)
Titolo: Hejmoj de birdoj.
Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino.
Aŭtoro: Teksto de Ju ZI, kaj ilustraĵoj de Wu DAISHENG.
Prezento: 40p. 18 x 20,5 cm. Plaĉaj koloraj bildoj, kiuj montras diversspeciajn birdojn kaj ties nestojn. Kelkaj plenpaĝaj. La teksto sur kelkaj linioj paĝe, didaktika.
Nivelo: CE; CM.
Temo: Dekduo da birdoj, iliaj nestoj kaj ties konstruo.
Teksto: Facilaj frazoj, sed multaj birdnomoj — ja plejparte apartenantaj al niaj regionoj, sed kelkaj malpli konataj.
Titolo: Foĉjo kaj Ozak.
Eldono: (Ne indikita), Aix-en-Provence (Francio) 1979.
Prezento: 13 paĝoj, unuflanke presitaj. 30 x 21 cm. Bildoj nigra-blankaj. Nivelo: “Verkita de infanoj 6-7-8-jaraj, post Esperanto-kurso”.
Temo: Pri fokido kaj eskima infano.
Teksto: Rakonto kaj desegnaĵoj naivaj sed ĉarmaj. Verkita de infanoj por infanoj.
Titolo: La varma Sudo kaj frosta Nordo.
Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino.
Prezento: 19p. 14 x 18 cm. Belaj, koloraj bildoj; 9 ĝis 10 linioj paĝe.
Nivelo: -OBl.CKk2
Temo: Du geknaboj, amikoj, iras pro familiaj kaŭzoj, la knabo al la Nordo, la knabino al la Sudo. Ili rakontas telefone siajn spertojn en paralelaj tekstetoj. Ambaŭ patroj estas laboristoj. Aludo al diverseco en Cinio, ties liberiĝo, kaj deziro al venko de socialismo.
Teksto. kn versoj, tamen lacila.
Titolo: Meroaj fratinetoj sur la stepo.
Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino.
Prezento: 89p. 26 x 18 cm. Belaj bildoj plenpaĝaj. Du ĝis tri grandaj linioj paĝe.
Nivelo: CE1, CE2.
Temo: Rakonto tirita el filmo kaj resumita komence de la libro: Du knabinoj savas ŝafojn el neĝoŝtormo kaj kuraĝe frontas danĝeron.
Teksto: Streĉa kaj interesa, sed politike orientita.
Titolo: Konstrui novan ponton. Aŭtoro: Adaptita de Wan YUN. Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino.
Prezento: 37p. 17 x 19 cm. Kartone bindita. Plaĉaj koloraj ilustraĵoj. Nivelo: CE, CM.
44
Temo: Kvar bestoj, amikoj, volas kunlabore konstrui novan riverponton. Sed vulpo provas delogi du el ili. Tamen la aliaj du konvinkas ilin ree kunlabori kaj kune ili sukcesas, dank’al inteligenta organizo. Dume ili kaptas la vulpon.
Teksto: Kelkaj facilaj kunmetaĵoj; -ante, -inte. Dubaj formoj: “arbon rampatan de rotango”; ĉe paĝo 34 ne tute klare “sed ĝi forkuris tuj” — ja temas pri la “vulpaĉo”, ne pri la elefanto.
Titolo: Anaseto kaj Koketo. — Brasiko kaj ĝia semo. — Malgranda Simio.
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino. Unua eld. 1985. aparo pk
Prezento: Respektive 14, 8, kaj 5p. 17,5 x 15 cm. Koloraj bildoj, 3 plenpaĝaj. Teksto: 1 ĝis 3 linioj paĝe.
Nivelo: Infanetoj.
Temo: Tre simplaj pribestaj rakontoj. Koketo unue helpas anaseton, donante
insektojn, sed poste — malgraŭ konsilo de la amiko — la koketo iras en akvon kaj dronus sen la helpo de la alia. Same simplaj estas la aliaj du rakontoj.
Teksto: Facila.
Titolo: Nova vesto de l pepo. sj i, vig 4347 ilu
Eldono: Fremdlingva Eldonejo, Beijing. Unua €ldor di : OREA
i nto: 16p. 18 x 21 cm. Koloraj, ĉiupaĝaj bildoj. Teksto de 2 ĝis 5 linioj paĝe. Ne tre grandaj literoj.
Nivelo: Infanetoj. v si
Temo: Knabino Xiao Zhen rimarkas difektitan pupon inter la infanĝardenaj ludiloj. Ŝi petas permeson forporti ĝin. Ŝi riparas la pupon kaj ŝia patrino kudras novajn pupvestaĵojn. Poste la knabineto reportas la pupon al la lernejo.
Teksto: Sufiĉe facila por infanetoj, escepte la nomon de la knabino.
Titolo: Kolorigu! y gI
Aŭtoro: Kompilita de Ming JOŬU; ilustrita de Geng MAN.
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, ooj ŬA
Kolekto: Serio de 6 kajeroj pri bestoj kaj floroj. Kalko i
Prezento: 24p. 18 x 20,5 cm. Pri ĉiu besto aŭ floro 2 bildoj: unu kolora kiel demonstra modelo, la alia laŭ la katalogo tute nigra-blanka. Tamen, laŭ propra observo en “Aminda Ursido” la dua estas jam parte kolorita. La bildoj mem estas plaĉaj. Unulinia frazeto sub la modelaj bildoj.
Nivelo: Infanetoj, CP.
Titolo: Vostokonkurso.
Aŭtoro: Wang ZHENHUA. |
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino. Unua eld. 1983. MUM
Prezento: 16p. 18 x 20,5 cm. Ĉiupaĝaj koloraj bildoj. Du ĝis kvar linioj paĝe.
doro k ostokonkurso
Temo: Bestoj organizas amuzvesperon kun vi Me 3
Teksto: prenis facila, simpla. Strangaĵoj estas la uzo de “li”, parolante pri karpo, kaj “ŝi” por sciuro.
45
— paĝo 25 de la PDF —
Titolo: Neĝa infano.
Aŭtoro: Kompilita kaj pentrita de Liu SI.
Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino. Unua eldono 1981.
Prezento: 36p. 18 x 20,8 cm. Plaĉaj koloraj bildoj. Du ĝis tri linioj da teksto paĝe.
Nivelo: Infanetoj.
Temo: Kunikleto konstruas, helpe al la patrino, neĝinfanon. Dum iam la patrino forestas, ekbrulas la domo, kaj la neĝinfano savas la kunikleton, koste de sia propra vivo.
Teksto: Simpla. Anstataŭ “neĝinfano” okcidentanoj dirus “neĝhomo”. Ĉinaj apartaĵoj: “longano” = planto kun nigraj grajnoj; “hibaĉo” = speco de hejtilo potoforna, en kiu oni bruligas lignon.
Titolo: Malatentema virino.
Aŭtoro: Fan YUAN.
Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino. Unua eld. 1983.
Prezento: 22p. 18 x 20,5 cm. Koloraj bildoj ĉiupaĝaj. Kelkaj mallongaj linioj da teksto paĝe.
Nivelo: Infanetoj, CP.
Temo: Amuza historio pri treege malatentema dika virino, kiu havas dikan bebon
kaj agas vere tre senpripense, eĉ perdante ĝin. Povus esti katastrofo, sed ĉio finiĝas bone.
Teksto: Facila, amuza. “Vakskukurboj” ŝajnas esti “kukurbetoj”.
Titolo: La suno estas senkosta.
Aŭtoro: Iben kaj Nynne HOLM-LAURSEN.
Eldono: Dana Esperanto-Eldonejo, Haarus 1978.
Prezento: 8p. 21 x 14,5 cm. Nigra-blankaj infandesegnaĵoj. Paĝoj nur unuflanke kun teksto. Kelkaj linioj paĝe.
Nivelo: Infanetoj.
Teksto: Simpla, verŝajne verkita de infanoj.
Titolo: Sportistetoj.
Eldono: Fremdlingva Eldonejo, Beijing 1981.
Prezento: 24p. 18 x 20,5 cm. Koloraj bildoj, tre klaraj, kiuj prezentas diversajn sportojn praktikeblajn de junaj infanoj.
Nivelo: Infanetoj.
Teksto: Nur titoloj de la bildoj.
Titolo: Riverdefenda Skemo.
Eldono: Fremdlingva Eldonejo, Pekino 1977.
Prezento: 86p. 18,5 x 17 cm. Ciupaĝaj nigra-blankaj bildoj. Kelklinia teksto paĝe.
Nivelo: 13-14-jaraj knaboj.
Temo: Militrakonto kompilita laŭ revolucia historio “Rivera Torento”. La lukto inter komunistoj kaj la Kuomintang-armeo. Kiel la komunistoj ruze akiris la riverdefendan skemon de la malamikoj en 1949.
Teksto: Ĉinaj nomoj de relative multaj roluloj postulas atenton. Unu nomiĝas
“Kiu”, kio povas esti erariga, kiam ĝi aperas komence de frazo. Kelkaj militistaj terminoj: “rekognosko, glaciso, fuorto…”
46
Titolo: La blankaj gardistoj. 1 ‘
Aŭtoro: D-ro HEILIGSTEIN. Elkroatigis BARKOVIĈ.
Eldono: «La Juna Penso», Laroque Timbaut 1980. i ta ?
Prezento: 62p. 14 x 21 cm. Preso ofseta. Nigra-blankaj desegnaĵoj, simplaj kaj plenpaĝaj, kiuj montras formojn de baciloj k.s.
Nivelo: Junaj adoleskantoj, 12-14-jaraj. | ; minT
Temo: La maniero laŭ kiu la blankaj sangoglobuletoj (“blankaj gardistoj”) luktas kontraŭ invadintaj bakterioj (“banditoj”), en formo de interesaj rakontoj. Kompletigas tiujn higienaj konsiloj por preventi infektajn malsanojn. ;
Teksto: Popularscienca por gejunuloj. Sufiĉe facila, sed postulas bonan praktikan konon de Esperanto. Kelkaj strangetaj uzoj de “ke”; “profilakso” anstataŭ “profilaktiko” (PIV); p.28 “Dum konversacio ne spiru alies nazon.”
Titolo: Mundbazaro.
Aŭtoro: Peter Andras RADOS (red.). y
Eldono: Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1979. Eldonita okaze de la Internacia Jaro de la Infano. ŭin
Prezento: 67p. 12 x 18 cm. Dukoloraj bildoj, ruĝa-nigraj. ) ; :
Nivelo: Ĉu pri-infanaj aŭ por-infanaj? Unuavide pli multe pri ol por infanoj.
Temo: 33 hungaraj infanpoemoj. ; ‘
Teksto: Inter la tradukintoj troviĝas KALOCSAY kaj Imre SZABO: garantio de kvalito. Sed ĉu tio interesos infanojn?
Titolo: Interŝanĝo de rizsemoj.
Eldono: Fremdlingva Eldonejo, Pekino 1976. sim, 55 poroj
Prezento: 28p. 18,5 x 16 cm. Koloraj bildoj ĉiupaĝaj. Ĝis 10 linioj paĝe.
Nivelo: CM (7). o ; :
Temo: Produktbrigadoj interŝanĝas rizosemojn, eĉ donante la proprajn rezervojn pro bonkoreco, por helpi aliajn komunumojn. 3
Teksto: Multe da ĉinaj personaj nomoj. Iom politika. Cu entute tre interesa por infanoj…?
Titolo: Bela revulo.
Aŭtoro: Kompilita de Geng GENG
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino 1979-1983. ; ok
Prezento: 38p. 18 x 20,5 cm. Koloraj bildoj, preskaŭ plenpaĝaj, fantaziaj. 2 ĝis 4 grandaj linioj paĝe.
Nivelo: CP, CE. y
Temo: Bela birdeto, memkontenta pro sia beleco, provas lerni multon, sed ĉiam denove rezignas pro kuraĝmanko. Kiam venas vintro, ĝi povas elteni nur dank” al la helpo de aliaj. Fine ĝi promesas lerni la necesajn vivaferojn.
Teksto: Kunmetitaj vortoj, participoj, -ig kaj -iĝ, iom multaj terminoj.
Titolo: Vizito de prezidento.
Aŭtoro: Jerzy ZAWIEYZKI.
Eldono: Pola Esperanto-Asocio, 1984. EJOJ LA ; l
Prezento: 36p. 14,5 x 20,5 cm. Nigra-blankaj bildoj naivaj, desegnitaj de infanoj.
Nivelo: Eble por adoleskantoj kaj pliaĝuloj — ja pensiga pri-infana libro. a
Temo: Laŭ la eldonista prezento: “En tiu ĉi rakonto, Zawieyzki prezentas psikologian portreton de sesjara knabo, kies patro eksedziĝis. La knabo vivas kun
47
— paĝo 26 de la PDF —
nova “panjo” kaj nova “avinjo”. Al la patro li ĉiam memorigas la malŝatatan eksedzinon. Vivante en tia atmosfero, la knabo havas ĉion escepte de la gepatra amo kaj familia varmo. Kaj tiam intervenas… la Prezidento. La
rakonto kortuŝe kvankam samtempe dolorige konfrontas la belajn revojn de la etulo kun la kruela realo…”
Teksto: Jam literatura verko. Kelkaj vortoj klarigitaj ĉe la fino; i.a. “divorci, fola, kontumaco” — ĉi-lasta ne en la signifo de PIV.
Titolo: Hungaraj Fabeloj.
Aŭtoro: Elek BENEDEK (1889-1929), unu el la fondintoj de la hungara porinfana literaturo. Li kolektis fabelojn kaj legendojn kaj rekreis popolfabelojn.
Eldono: Hungara Esperanto-Asocio. Dua eldono 1983.
Prezento: 70p. 14 x 20 cm. Po unu nigra-blanka ilustraĵo por ĉiu rakonto.
Nivelo: Geknaboj de elementa lernejo.
Temo: Dek fabeloj, tre diversaj, jen enscenigante bestojn, jen reĝojn, reĝinojn, feojn, lertajn knabojn, kiuj elturniĝas pro bonkoreco aŭ sagaceco. en formo de interesaj rakontoj. Kompletigas tiujn higienaj konsiloj por preventi infektajn malsanojn.
Teksto: Vigla, ne ĉiam facila. Malkorekta uzo de “nek” = “eĉ ne” (je paĝoj 24 kaj 68). Ie mankas akuzativo… Eble ankoraŭ pliaj detaletoj.
Titolo: Dek Fabeloj: lernolibro por grupa legado aŭ hejma studado.
Aŭtoro: Charlotte KOHRS kaj Dorothy KRUGER
Eldono: «Libroj en Esperanto», San Diego, CA (Usono).
Prezento: 36p. 27,6 x 21 cm. Bele presita. Desegnaĵoj nigra-blankaj, unu por ĉiu fabelo.
Nivelo: Unuagrada lernejo; bona post-kursa legolibro. Spite la asertojn de la aŭtorinoj en antaŭklarigo, la fabeloj ŝajnas tro infanecaj por plaĉi al plenkreskuloj.
Temo: Fabeloj, el kiuj pluraj konataj en Eŭropo (“Ruĝkokineto, La tri ursoj” ktp.) aŭ nur en Usono. Ili enscenigas bestojn aŭ simplajn homojn.
Teksto: La didaktika spirito montriĝas per Esperanto-anglaj vortlistoj ĉe ĉiu fabelo, kaj listo de afiksoj, de korelativoj, de ekzercoj ĉe la fino. La rakontoj estas adaptitaj de la aŭtorinoj kun ripetiĝaj f
Titolo: Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco. — Sun VUKONG trifoje batis la spiriton de Blanka Skeleto — Senmortigaj Fruktoj.
Aŭtoro: Adaptitaj de Tang DENG.
Eldono: Fremdlingva Eldonejo, Beijing. Unua eld. 1980.
Kolekto: Bildlibroj tiritaj el la ĉina mita romano “La Pilgrimado al la Okcidento” en kiu ĉefrolas la simio-reĝo Sun WUKONG (nun menciata per simpla “V”).
Prezento: 88p. 18 x 20,5 cm. Koloraj bildoj, delikataj kaj elvokivaj, faritaj laŭ la desegnita filmo samtitola. 2 ĝis 5 grandaj linioj paĝe.
Nivelo: Unuagrada lernejo. Bildrakonto povas interesi diversaĝajn geknabojn laŭ la maniero de legado aŭ nur bildrigardado.
Temo: La priskribata ribelo de la unua bildlibro ĉefe pritraktas la nesubigeblecon kaj saĝecon de la simio-reĝo. Ne mankas magiaĵoj, vigleco, abruptaj ŝanĝiĝoj de situacioj.
Teksto: Vigla, sufiĉe facila.
48
itolo: Ĉasado kun avĉjo.
— sd Fremdlingva Eldescjo, Pekino 1965. ;
Aŭtoro: Redaktita de «Cina eldonejo por Geknaboj». y ,
Prezento: Koloraj bildoj, tri plenpaĝaj, kaj multaj aliaj. Teksto iom longa, foje 10 ĝis 16 linioj paĝe. Klara preso.
= sj E mj en neĝa regiono, partoprenas ĉason kun Avĉjo, du hundoj kaj du ĉevaloj. Ili mortigas linkon, sciurojn, UISOn.
Teksto: Sufiĉe facila, sed pluraj bestnomoj.
i ; ĝardeno. ve Kb E, Teksto de Lin Song LING, ilustraĵoj de Gan TONGSJUAN. Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino 1985. La erigo ‘ Prezento: 70p. 17 x 20 cm. Kvarversoj por ĉiu besto. Plenpaĝaj koloraj bildoj; etaj ilustraĵoj sur la tesktopaĝoj, tre sugestaj. = 3 j Nivelo: CP al CM laŭ tio ĉu oni uzas nur la bildojn aŭ ankaŭ la tekstojn. Teksto: La tuto estas poezia; lingvaĵo sufiĉe facila.
Titolo: Pesi elefanton. Kiuj: pk)
Aŭtoro: Diversaj tekstverkistoj kaj pentristoj.
Eldono: «El Popola Ĉinio», 1981. kaj h Go
Prezento: 91p. 18 x 21 cm. Ses libretoj. Ciu rakonto estas 14-paĝa, kun 1-2-linia teksto paĝe. Tipe ĉinaj, artismaj, koloraj ilustraĵoj, ĉiupaĝaj.
Nivelo: CP ĝis CE. J ; : i
Temo: Ses ienaam “Kiel pesi elefanton — Lerni kaligrafion – Elpreni pilkon – Rompi grandan akvarion — Pentri lotuson”. Ĉiuj rakontoj enscenigas infanojn, kaj ĉiam venkas sagaco, persistemo aŭ laboremo. : ; y
Teksto: Facila; tamen streĉa, ĉar en ĉiu rakonto estas malfacila situacio. Domaĝe, ke oni ne indikis la prononcmanieron de malfacilaj ĉinaj nomoj, kiel ekzemple Xizhi k.s.
Titolo: Morso-Klubo. ;
Aŭtoro: Robert FISKER; tradukita el la dana.
Eldono: Dansk Esperanto Forlag, 1977. EAS ;
Prezento: 31p. 20 x 14 cm. Ofsete presita, sed klare. Desegnaĵoj nigra-blankaj, sufiĉe multaj. aa. ;
Nivelo: “Por mezgradaj geknaboj”; aj iom poste. ĵ
Temo: Du rakontoj. En la unua — “Morsa Klubo” — Ole, dank al la morsa alfabeto, kiun li praktikas kun kelkaj kamaradoj, eltiras sin el malfacila situacio en foresto de la gepatroj. Streĉa rakonto 17-paĝa. 3 k A | En la dua — “Trezor-serĉado” — la samaj knaboj serĉadas “trezoron’. Amuza rakonto 11-paĝa. i alaj
Teksto: Simpla, senpera, sen grandaj malfacilaĵoj.
Titolo: Ĉeĥaj Fabeloj, laŭ popolaj temoj.
Aŭtoro: Rerakontitaj de Valda VINAR.
Eldono: Amo-Akademio, Japanio 1962. 2 i
Prezento: 74p. 13 x 19 cm. Ses kolorbildoj plenpaĝaj. Iom pala preso. Nivelo: Aĝo de la mirrakontoj, iom varia.
49
— paĝo 27 de la PDF —
Temo: La aŭtoro aludas la malfeliĉaĵojn de la lando, dum kiuj mirrakontoj helpis transdoni al la infanoj la necesajn virtojn: kuraĝon, justecon, ktp. Ne mankas reĝoj, reĝinoj, malbonaj kaj bonaj homoj, magiistoj kaj parolantaj bestoj. Kutimaj temoj pri la provoj por akiri fianĉinon; pri reĝido enkorbe konfidita al rivero, en la espero ke li pereos, ktp.
Teksto: Sufiĉe facila lingvo, sed kelkaj strangaĵoj: “nia salprovizo degelis”; ĉu “fandiĝis, perdiĝis”? (p.8). Ankaŭ kelkaj preseraroj kaj gramatikaj eraroj: “ŝprucite per tiu akvo” (“ŝpruci” ja ntr.).
Titolo: La fiera multkolora kateto.
Aŭtoro: Geng GENG.
„Eldono: Cina Esperanto-Eldonejo, Pekino. Unua eldono 1979; dua eldono prilaborita 1983.
Prezento: 40p. 18 x 20,5 cm. Koloraj kaj allogaj bildoj, preskaŭ tutpaĝaj. 3-4 linioj paĝe.
Nivelo: Laŭ enhavo CP, CE, sed la lingvaĵo estas malfacila.
Temo: Fabelo, preskaŭ fablo. Multkolora kato, pentrita de knabino, foriras tra la mondo, fanfaronante pri sia beleco. La ceteraj bestoj renkontitaj donas lecionon al ĝi.
Teksto: Multe da kunmetitaj vortoj kaj kompleksaj verbotempoj, -ig kaj -iĝ. Tro malfacila se konsideri la infanan rakonton.
Titolo: Winnie-la-Pu. Aŭtoro: A.A. MILNE. Esperanta versio de Winnie-the-Pooh; antaŭparolo (en
la angla), gramatikaj klarigoj, kaj glosaro Esperanto-angla de Humphrey TONKIN.
Eldono: Dutton £ C?, Novjorko 1972.
Prezento: 164p. plus IX (142 por la Esperanto-teksto). 13,5 x 19,5 cm. Bindita. Preskaŭ ĉiupaĝe spritaj, nigra-blankaj bildoj.
Nivelo: CE1, CE2; sed eble por la unua jaro de mezlernejo, se konsideri la anglan parton, kvankam la celo estas prezenti Esperanton al anglaj infanoj. Eble komparo kun la angla versio estus profitodona al la lernantoj.
Temo: Aventuroj de infano kun ludil-bestoj, inter kiuj la kara urseto Winnie-la-Pu. Ili ekvivas, ĉiu kun propra personeco, kaj travivas verajn aventurojn en ĉirkaŭa arbareto.
Teksto: Plej amuza kaj sprita. Facila lingvaĵo. Foje la infano aŭ iu besteto kripligas vorton, kun tre komika rezulto.
Titolo: Kiel Bretono iĝis reĝo de Anglujo.
Aŭtoro: Per Jakez HELIAS. Ilustrita de junaj anoj de la Esperanto-grupo «Vekiĝu” el Hennebont.
Eldono: G.E.E. — I.L.E.I.
Prezento: 56p. 14,5 x 21 cm. Desegnaĵoj plenpaĝaj, nigra-blankaj bone ilustras la rakontojn.
Nivelo: CE1, CE2; la antaŭparolo celas instruistojn aŭ gepatrojn.
Temo: Entute kvar historioj, kiujn rakontas avo al geknaboj. Ili estas samtempe
amuzaj kaj edukaj, apartenas al la regiona folkloro de Bretonujo. Teksto: Ne malfacila, tre korekta.
50
Titolo: Kapti kaje emo n viva. ŭtoro: Huang GENG. : aj Fremdlingva Eldonejo, Pekino. Unua eldono 1977. = = KĈ Prezento: 59p. 17,5. x 25 cm. Ĉiupaĝe koloraj bildoj kaj 2 ĝis 5 grandaj linioj da teksto. ivelo: CE, CM. KE. | ; emo: Klopodoj de du kamparaj infanoj por kapti viva vulturon, kiu malutilas al anasaro bredata de la komunumo. Ili venkas ĉiuspecajn malfacilaĵojn por “protekti la riĉaĵon de la kolektivo”. A 3 haar I Teksto: Povas iom ĝeni okcidentajn infanojn la ĉinaj propraj nomoj. Lingvaĵo ne tro malfacila.
Titolo: Kvin herooj sur Langla Monto. Eldono: Fremdlingva Eldonejo, Pekino 19677 Prezento: 40p. 18,5 x 17 cm. ivelo: Ne speciale infana. i aiia = “aa Epizodo el la kontraŭjapana milito, okazinta en Ĉinio en 1941.
Titolo: Krutaĵo “Fluganta Aglo”.
Eldono: Fremdlingva Eldonejo, Pekino 1975. Prezento: 156p. 18,5 x 17 cm. :
Nivelo: Ne speciale infana, politika, —W
Temo: Epizodo el la “liberigo” de Ĉinio ĉ. 1950.
Titoloj: La feliĉa birdo — Rano-rajdisto — Ĝomaĝi.
Aŭtoro: Tibetaj popolrakontoj. ‘
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino aO :
Prezento: 56p. 11 x 18 cm. Bildetoj nigra-blankaj. kiko
Nivelo: Aĝo de la mirrakontoj, varia laŭ la infanoj. Povas utili kiel postkursa legolibro. di; 3 skandi l,
Temo: La unua rakonto devus titoliĝi “la feliĉiga birdo”, ĉar ĝi fakte donas feliĉon, se homo nur povas atingi ĝin, superante monstrojn kaj terurajn provojn. En la dua oni vidas, kiel rano transformiĝas en rajdiston. La tria rakontas pri la ĝojo kaj malĝojo, kuniĝo kaj disiĝo de bela feino kun reĝido.
Teksto: Sufiĉe facila.
Titolo: La aventuroj de ŝpar- kaj alia porketoj.
Aŭtoro: Verkis Rik DE ROOVER; ilustris Kris DE ROOVER.
Eldono: Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno. Unua eldono 1982.
Prezento: 80p. 14 x 31 cm. Desegnaĵoj nigra-blankaj, beletaj. Bona preso kun sufiĉe granda litertipo, belaspekta. ; : :
Nivelo: CM1, CM2. Intencita por dekjaruloj kaj pli aĝaj; tamen, la historio tre naiva eble taŭgus por pli junaj, sed bona scio de Esperanto necesas.
Temo: Knabo kolektas monerojn en sia ŝparporketo, sed tiu ĉi enuas kaj forlasas la domon. En preĝejo ĝi renkontas alian porketon statuan, kiu ankaŭ enuas. La preĝeja porketo prenas la lokon de la alia, sed kompreneble ne entenas
51
— paĝo 28 de la PDF —
monerojn! Sekvas serio de neverŝajnaj, komikaj aventuroj. La fono estas la antverpena vivo kaj la katolika eklezio.
Teksto: Generale korekta lingvaĵo, sed kelkaj strangaĵoj: “estas (sonas) alie ol alie”. Plurloke “smajlo” (el la angla smile) por “ridego” — kial tiu nenecesa vorto? Plurfoje aperas evidenta preseraro “f6r”.
Titolo: Joĉjo, la amiko.
Aŭtoro: Elsa OTTO.
Eldono: Internacia Esperanto-Instituto, Nederlando 1980.
Prezento: 94p. 11,9 x 16 cm. Fajnaj, nigra-blankaj desegnaĵoj. Oni povas iom bedaŭri la tro modestan aspekton de tiu ĉi bona libro.
Nivelo: Ekde CM, se la infano ŝatas legi. Legolibro por komencantoj.
Temo: Historio de infano, kiu komence estas tute indiferenta al Esperanto, sed poste lernas ĝin de la instruisto, kiu iniciatis kurson. La vivo de Joĉjo estas tre interesa, eventoriĉa. Li estas simpatia knabo, kun kiu junaj legantoj povus facile identiĝi. y
Teksto: La aŭtoro “klopodis uzi plej simplan lingvon, se eble evitante participojn kaj aliajn kunmetitaĵojn, kiuj ofte fortimigas la komencantojn.” Preseraroj listigitaj sur aparta folieto. Strangaĵo: “la beko” parolante pri hundo (p.50). Eble en la lasta parto, la klarigoj pri Esperanto-asocioj, UEA, ktp. ŝajnos iom tedaj al pli junaj legantoj.
Titolo: La fiera generalo.
Aŭtoro: Hŭa ĜIUN’U; tradukita de Laŭ LUM.
Eldono: Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino. Dua eldono 1985.
Prezento: 22p. 17,5 x 25 cm. Koloraj bildoj sur ĉiu paĝo. Kelkaj grandaj tekstlinioj paĝe.
Nivelo: CE2, CM.
Temo: Lerta generalo, sed tre fiera, aŭskultas flatanton, sin donas al diboĉo kaj … estas venkita de malamikoj.
Teksto: Facila, sed aperas nomoj de ĉinaj mezurunuoj: “lio” (por “longo”) kaj “ĝino” (por pezo).
52
Alvoko
OFICIALAJ ESPERANTO-KURSOJ JE SUPERA NIVELO, EN UNIVERSITATOJ KAJ SAMGRADAJ LERNEJOJ
G. PIRLOT
Dum junio 1988 mi planas aperigi novan eldonon, la 7-an, de mia libreto Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, kies enhavon nepras ĝisdatigi. Por tio mi bezonas ĉu konfirmon pri la informoj, jam menciitaj en la 6-a eldono, ĉu korektojn se io ŝanĝiĝis ekde januaro 1986, ĉu detalajn sciigojn pri novaj kursoj (prefere) laŭ la ĉiposta respond-modelo.
Se vi persone konas kursgvidantojn de oficiala Esperanto-kurso en universitato aŭ samgrada instituto (post mezgrada lernejo), bonvolu instigi ilin ĉu rekte kontakti min, ĉu nepre respondi al la enketilo, kiun mi baldaŭ dissendos. Laŭokaze sciigu al mi ilian privatan kaj/aŭ lernejan adreson. Antaŭdankon!
Mia adreso: G. PIRLOT, Kemmelbergstr. 5, b3, B-8400 Oostende, Belgio.
RESPOND-MODELO
Leĝa situacio en elementaj, mezgradaj, kaj superaj lernejoj:
NEDERLANDO — Laŭ Reĝa Decido (de 23-12-1964), publikigita en la “Ŝtata Gazeto” (de 14-01-1965) sub n-ro 574, estis enkondukita la ŝtata L.O.-diplomo pri Esperanto, kiu estas akirebla nur de profesiaj instruistoj. Ili estas pagataj por la E- instruado. (L.O. = Lager Onderwijs — “elementa instruado”).
53
— paĝo 29 de la PDF —
Oficialaj Esperanto-kursoj en universitatoj kaj superaj institutoj: 1. Nomo de la universitato aŭ de la instituto, (a) en Esperanto
(b) en la nacia lingvo — la kompeta adreso (per latinaj literoj):
Universitato de Provenco / Universitĉ de Provence (ILGEOS): ? Institut de Linguistique Genĉrale et des Etudes Orientales et Slaves (“Instituto pri ĝenerala lingvistiko kaj pri
orientaj kaj slavaj lingvoj”) — 29, avenue R. Schuman, F-13621 Aix-en-Provence.
2. Kursgvidant(in)o(j) kun titolo kaj privata adreso:
Prof. Michel DUC-GONINAZ, Val St-Georges, Chemin de I’Echelle F-13100 Aix-en-Provence.
3. Kurso: (a) ekde kiam“ (ekz. 1970) (b) mallonga priskribo:
— kadre de la instituto pri ĝenerala lingvistiko kaj pri orientaj kaj slavaj studoj (ILGEOS);
— du jaroj, 1/, horoj/semajne; nome 1-a: bazaj scioj, 2-a: perfektiĝo kaj enkonduko al la literaturo;
— post sukceso en ekzameno, la studentoj ricevas universitatan diplomon “Attestation d’€tudes preparatoires 4 l’Esperanto” aŭ/kaj povas elekti Esperanton en la kadro de la ŝtataj diplomoj DEUG, aŭ licence (“licencio”) de kiuj ĝi konsistigas 1090.
(c) la kursgvidant(in)o estas pagata: jes? ne?
Rimarkoj
1. Kompleta adreso de la universitato aŭ instituto ebligas rektajn kontaktojn, precipe por starigi fakajn rilatojn kaj interŝanĝi materialon, spertojn, kaj tiel plu.
2. Nepre klarigu la uzitan siglon!
3. Privata adreso utilas por peti pliajn informojn, sed ĝi ne estos menciita en la broŝuro.
4. Temas pri la dato de malfermo de la kurso; gravega informo por la statistikoj!
54
Alvoko 2
ESPERANTO EN UNIVERSITATOJ KAJ SUPERAJ INSTITUTOJ
(Korektoj pri kursoj, menciitaj en «Oficiala situacio de la Esperantoinstruado en la mondo”, 6-a eldono, junio 1986.)
Aŭstralio
La kurso ne plu okazas ĉe Western Australian College en Perth, laŭ sciigo de S-ino V. PAYNE (30-04-1987)
Ĉinio
9. “Dalian (Liaoning): a) Daljan-a Instituto de Teknologio / Dalian Gongxueyuan Yingyong-Shuxue-Xi, Dalian 116024, Liaoning; b) Vicprof. Shao RONG (Soliva); c/a) Ekde septembro 1984. Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj de la 2a, 3a kaj 4a jaroj el diversaj fakultatoj. Unu semestro, 2, h/sem (sume 40h). c/B) Ekde septembro 1985. Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj de la 2a, 3a kaj 4a jaroj el diversaj fakultatoj pri lernprogramoj kaj esploraj studentoj. Unu jaro, 3 h/sem (sume 96h). Kun poentoj je la fino de ĉiu semestro post sukcesa ekzameno.
20. Kunming (Yunnan): a) Yunnan-a Universitato / Yunnan Daxue, Kunming, Yunnan; b) Zhou QIANYUN, Qin KANI, Zhang ZAI, Li KEXI, Chen SHIDE, Si YIMING; c) Ekde septembro 1984. Deviga kurso, 2 jaroj, 12 h/sem (sume ĉ. 700h).
26. “Nanning (Guangxi): a) Nacia Instituto / Guangxi Minzu Kueyuan, Xixiantang xilu 74, Nanning, Guangxi, b) Liang ZIMING (P); c/a) Ekde aprilo 1984. Unu semestro, 4 h/sem; bazaj scioj, por studentoj de la Fakultato pri Cinlingvo-Literaturo; c/B) Ekde aŭgusto 1984. Du jaroj, 4 h/sem; la, bazaj scioj; 2a, perfektiĝo kaj enkonduko en E-literaturon; 3a, praktikado pri E-
55
— paĝo 30 de la PDF —
30.
instruado; por studentoj en la Fakultato pri Fremdlingvoj. Post
sukcesa ekzameno la studentoj de la du kursoj ricevas universitatan diplomon.
“Wuhan (Hubei): a) Huazhong-a Normala (Universitato / Huazhong Shifan Daxue, Wuhan, Hubei; b) Docentoj Zhang DANCHEN kaj Cao DONGHAI (P); c) Dua fremdlingvo elektebla inter la angla, rusa, germana, franca kaj japana lingvoj; kadre de la Fakultato pri Fremdlingvoj; c/a) Ekde septembro 1980. Por studentoj de la 3a kaj 4a jaroj; 2 jaroj, 4 h/sem; c/8) Ekde septembro 1986. Por magistriĝaj studentoj (licenciuloj); perfektiĝo, E-krestomatio, tradukado, verkado, bazaj scioj pri analiza gramatiko, interlingvistiko; unu jaro, 6 h/sem.
F R Germanio
La kurso ne plu okazas ĉe Hans-Kraut-GeweiBeschule en VS- Villingen, laŭ sciigo de s-ro J. SCHIFFER (20-06-1987).
Pollando
LO
56
“Krakow: a) Jagiellona Universitato, Lingvinstrua Fakultato / Studium Praktycznej Nauki Jezykow Obcych Uniwersytetu Jagiellonskiego, ul. sw. Anny 6, III p., PL-Krakow; b) D-ro Leszek KORDYLEWSKI; c) Funkciis jam antaŭ la dua mondmilito. Lektorato, nedeviga sed ekzamena objekto kun enskribo en la studkajero. Ĉiusemestre, unu grupo de interfakaj studentoj; 2 h/sem.
Aktualaĵoj – Okazintaĵoj – Diversaĵoj – Informaĵoj – Sciindaĵoj
6 2-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en
Esperanto
Funkciiganto: Ĉina Akademio de Sciencoj
Organizanto: Sciencist-Teknikista Esperanto-Asocio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, 52 Sanlihe, Beijing, Ĉinio.
Dato: 10 ĝis 16 aŭgusto 1988, Beijing, Ĉinio
Temo: La reciproka efiko inter scienc-tekniko kaj socio. Informoj ĉe: S-ino Wang YUCHUN, Ĝenerala sekretario Esperanto-Asocio, Academia Sinica, 52 Sanlihe, Beijing, Ĉinio.
Internacia Metodologia Seminario de Esperanto-Instruistoj
Organizanto: Pedagogia Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Dato: Inter 20-a kaj 24-a de aprilo 1988
Loko: Stra2nice
Temo: Evoluigo de la kvar komunik-kapabloj
Informoj ĉe: D-ro Vĉra BARANDOVSKA, Volgogradska 41, CS-70400 Ostrava 3, Ĉeĥoslovakio
Internacia Foira Esperantista Renkontiĝo 1988 (IFER ’88)
Organizanto: Organiza Komitato de IFER ”88 de Kulturligo de
” GDR, Kathe-Kolwitz-Strasse 115, DDR-1010 Leipzig
Loko: Leipzig Ĉeftemo: Homo kaj scienc-teknika revolucio
57
— paĝo 31 de la PDF —
58
ME Unua Intensiva Pedagogia-Metodika Kurso
Organizanto: UEA kaj ILEI kun KCE
Dato: 29 junio ĝis 13 julio 1988
Celo: Rajtigo al Esperanto-kursgvidado laŭ la internacia unuigita programo de UEA-ILEI
Informoj ĉe: Kultura Centro Esperantista, Poŝtfako 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando)
La kurso okazos laŭ la instruprogramo de UEA-ILEI. La studado intensiva (6 horojn ĉiutage) finiĝos per praktikaj kaj teoriaj ekzamenoj kaj per ricevo de la atestilo de UEA-ILEI rajtiganta gvidi internaciajn Esperanto-kursojn. La kurson rajtas partopreni personoj, kiuj bone scipovas Esperanton kaj posedas almenaŭ mezan edukitecon. ILEI komisiis la didaktikan ĉefgvidadon de la kurso al magistrino Irena SZANSER, metodologo pri fremdlingvoinstruado, kunlaboranto de la fremdlingva fako ĉe Varsovia Instituto por Klerigo de Instruistoj, kaj membro de la Eduka kaj Ekzamena Komisiono de ILEI.
La praktika ekzameno konsistos el prezento de modelleciono enhavanta ĉiujn ŝtupojn de leciono de miksa tipo, kun detala disvolviĝa skriba skizo kaj necesaj didaktikaj helpiloj. Diplomitaj instruistoj de fremdlingvoj povas esti liberigitaj de la partopreno en la kvin unuaj kurstagoj, kondiĉe ke ili sendu fotokopion de siaj diplomoj kune kun sia aliĝo. Tamen ili devos submetiĝi al la praktika kaj teoria ekzamenoj kiel la aliaj. La aliĝintoj al la kurso kunportu la enlandan devigan instruprogramon por la Esperantoinstruado (se ĝi ekzistas) kaj la plej ŝatatan Esperanto-lernolibron, por prepari surloke la disdividon de la instru-materialo por la Esperanto-kurso. Aliajn instrumaterialojn, precipe metodikajn, eblos aĉeti surloke.
Horaro: ALVENTAGO: Alveno matene — Unua manĝo 12.45 h — Kurso de 14.30 ĝis 16.00 kaj 16.30 ĝis 18.00 — Manĝo 18.30 —
Vespere memstudado. / SEKVAJ TAGOJ: Matenmanĝo 8.00 — Kurso de 9.00 ĝis 10.30 kaj 11.00 ĝis 12.30 — Manĝo 12.45 — Kurso de 14.30 ĝis 16.00 — Manĝo 18.30 — Memstudado dum la resto de la tempo. / DU ANTAŬLASTAJ TAGOJ: Okazos praktikaj provlecionaj ekzamenoj dum la kurs-horaro. / LASTA TAGO: Teoria parola primetodika ekzameno dum la antaŭtagmezo. — Fermo de la kurso kaj disdono de la atestiloj 15.00.
Prezoj: La tuta aranĝo (kurso, manĝoj kun trinkaĵoj, tranoktado en kvarlita ĉambro) kostas SF 810. Redukto por studento montranta atestilon: SF 50. Tranoktado en dulita ĉambro: SF 900. En unulita ĉambro: SF 1080. Redukto por diplomitoj ne partoprenantaj la unuan kvintagan periodon: 3096.
Aliĝo: Ĝis la fino de aprilo 1988, sendota al KCE (Svislando). Doni la ĉi-sekvajn sciigojn: Nomo familia, nomo individua, sekso, naskiĝdato, gepatra (ĉefa) lingvo, aliaj lingvoj (nivelo), profesio aŭ nunaj studoj, adreso, telefonnumero, dezirata tranokta aranĝo, dato kaj subskribo. Konfirmi la aliĝon per antaŭpago de SF 300 al poŝtkonto 23-2921-8 de la Kultura Centro Esperantista. Pagoj eblas per eŭroĉeko. (Oni listigos la aliĝojn laŭ alveno de la antaŭ-
pago.)
Internacia Interlingvistika Konferenco
Organizantoj: Lingvistika Instituto de la Ĥungara Scienca Akademio — Hungara Esperanto-Asocio — Esperanto-Fako de la Budapeŝta Universitato Eĉtvos Lorand
Organiza Komisiono: KOUTNY llona, KOVACS Marta, NANO- viSZKY Gyorgy, WACHA Balasz.
Dato: 15 ĝis 17 aŭgusto 1988
Loko: Budapeŝto, Hungario
Ĝenerala temo: “Struktura kaj sociolingvistika esploroj de Esperanto” laŭ jenaj subdividoj:
59
— paĝo 32 de la PDF —
60
(a) Esploro pri la unuopaj niveloj de Esperanto (fonetiko, fonologio, morfologio, sintakso, semantiko); (b) Leksikologio, leksikografio, terminologio en Esperanto; (c) Area kaj tipologia analizoj de internaciaj lingvoj; (d) Sociolingvistikaj aspektoj de internaciaj lingvoj, lingvopolitiko; (e) Tipologio de lingvaj ŝanĝoj en internaciaj lingvoj, lingvopolitiko; (]) Komputika-kibernetika aliro al Esperanto. Informoj ĉe: HĤ.E.A., «SSEE», Pf. 193, H-1368 Budapest — Tel. — 36 1 564-093
La konferenco celas doni detalan analizon de internaciaj lingvoj ankaŭ el la vidpunkto de neesperantistoj. Konataj lingvistoj estas invititaj. Prelegos i.a: Victor SADLER (Nederlando), Claude PIRON (Svislando), Katalin HORVATH (Hungario), Chen YUAN (Ĉinio).
Pliaj prelegproponoj (kun resumo) estas atendataj ĝis la 25-a de aprilo 1988. Akceptitaj prelegantoj ĝuos senpagan partoprenon.
La prelegoj daŭros 20 ĝis 30 minutojn kaj ilin sekvos diskuto. Sesioj okazos antaŭtagmeze 9-12 h kaj posttagmeze 14-17 h. La prelegotekstoj aperos post la konferenco. Oficialaj lingvoj: Esperanto kaj la angla. Interkona vespero kun vespermanĝo okazos la 15-an de aŭgusto je la 7a horo Kotizo: (Kun interkona vespero kaj la konferenca eldonaĵo) 700 forintoj aŭ 50 DM ĝis 31 majo. Post tiu dato la kosto altiĝas je 1090. — Partoprenantoj el socialismaj landoj sendu la sumon al la hungara konto de HEA “OTP, VIII 2 18-98086/516-10 005” aŭ pagu surloke. — Partoprenantoj el okcidentaj landoj pagu al la konto «heaa-l» de HEA ĉe UEA, Nwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, aŭ al ties pĉk 378964.
Post tiu ĉi konferenco okazos anglalingva konferenco pri “Novaj direktoj en maŝina tradukado”, organizita de la nederlanda firmao BSO kaj la Hungara Komputoscienca Asocio NJSZT kun interesaj prelegoj, ankaŭ pri la rolo de Esperanto en la menciita kampo.
Ĵus aperis “Studoj pri la Internacia Lingvo” (Etudes sur la langue internationale — Studies on the International Language), eldonata de AIMAV (Internacia Asocio por la Evoluigo de Internacia Komunikado), Gent 1987. 155 p.
Ĝia enhavolisto mencias: Antaŭparolo de M. DUC GONINAZ — J. LEYK: “La Esperanta socio fronte al la ekstera medio” — U. LINS: “Marxismus und internationale Sprache” — D.L. GOLD: “N.Z. Maimon’s La kaŝita vivo de Zamenhof” — R.E. WoOD: “The Development of Standard Phonology in Esperanto” — P. JANTON: “Latentaj strukturaj trajtoj de la Esperanta gramatiko” — R. ROKICKI: “Leksemstrukturaj aspektoj klasifiki la Esperan-
tan morfemaron” — I. SZERDAHELYI: “Principoj de Esperanta etimologio” — M. DUC GONINAZ: “Problĉmes samantiques et sociolinguistiques dans l’usage de Pesperanto” — C. PIRON:
“Crĉativitĉ et expression linguistique”.
Mendebla ĉe: UEA (NLG 39 — 5) kaj ĉe Flandra Esperanto- Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen (BEF 700 — 50 — pĉk 000-0265338-43).
ESPAROL paroligas vian komputilon Esperante
En la Budapeŝta Teknika Universitato esploristoj ellaboris la aŭtomatan sintezon de Esperanto. Ilia sistemo ESPAROL povas eldiri kun konvena intonacio ĉiujn Esperantajn tekstojn skribitajn laŭ la normala ortografio. Ĝi prononcas ankaŭ ciferojn kaj aliajn specialajn simbolojn troviĝantajn sur la klavaro. Per simpla programo en la programlingvo BASIC oni povas voĉigi pli longajn tekstojn ankaŭ kun variabloj, paroligi la maŝinon diversrapide, flustre aŭ raŭke, eĉ eblas enprogrami kantojn. La sistemo konsistas el aparato kongrua kun mikrokomputilo Commodore tipo 64 aŭ 128, kaj el programo sur disketo. (Tiu ĉi aro estas vendata
61
— paĝo 33 de la PDF —
kontraŭ DM 350.) Varianto por IBM persona komputilo kaj al ĝi kongruaj tipoj estas evoluigata. (En tiuj enmetebla karto kun programo kostos ĉ. DM 550.) Laŭ nia scio ESPAROL estas la unua parolsinteza produkto por vaste uzataj mikrokomputiloj.
Eblas konekti la sistemon al optika legilo, ellaborita en la hungara komputika esplorinstituto SZKI. Tiel, malbone vidantaj aŭ okupitaj homoj povas aŭskulti komputile laŭtlegatajn tekstojn. Ĉiu uzanto povas mem fari simplajn BASIC-programojn por ŝanĝi la parolkapablon de la maŝino laŭ sia persona deziro.
Pluaj informoj haveblas ĉe: I. KOUTNY, Budapeŝta Teknika Universitato, Stoczek u.2, H-1111 Budapest.
6 / Opus Nigrum — Aperis la numeroj 1987/3 kaj 1987/4 de la revuo
62
eldonata en la Esperanto-fako de la Universitato ELTE. La dulingva, ĉefe literatura periodaĵo enhavas Esperante i.a. originalaĵojn de Georgo KAMAĈO, Marco DUTRA, Meva MARON, tradukojn el la rusa verkisto KUPRIN kaj la hungara poeto Imre ORAVECZ. La numeron 1987/4 plenigas la integra hungara traduko de La Infana Raso de William AULD. Interesiĝantoj, ankaŭ por ekzempleroj, turnu sin al la redaktejo, kies adreso samas kun tiu de IPR. Kontribuaĵoj beletraj (plej prefere tradukoj el “malgrandaj” lingvoj), sed ankaŭ esperantologiaj kaj primovadaj, estas bonvenaj.
Ĉu vi jam havas “membrigilon” de ILEI? Dank’al subvencio de la Eduka Fondaĵo Carson eldoniĝis aŭtune alloga kaj propagandiva faldfolio pri la celoj, sekcioj, membraro, konferencoj, periodaĵoj, rilatoj kaj planoj de ILEI. La efikan informilon vi povos bone uzi por diskonigi la agadon de ILEI. Bonvolu tamen uzi ilin ŝpareme, individue, por seriozaj interesiĝantoj. Akirebla ĉe: Grafika Centro, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen.
16-a Scienca Interlingvistika Simpozio.
Organizanto: Akademia Centro Interlingvistika, Rada Naczelna ZSP, ul. Ordynacka 9, PL-00-950 Warszawa, Pollando.
Dato: Inter 27 aprilo kaj 1 majo 1988
Loko: Ripozkvartalo apud Varsovio
Temoj: Kultura kaj socipolitika aspektoj de la lingvoplanado — Sociologio de internacia planlingva parolkomunumo — Specifeco de Esperanto rezultanta el ĝia planiteco — Strategiaj demandoj de interlingvistiko
AL SEKCIESTROJ KAJ MEMBROJ DE ILEI
Kiel anoncite en Varsovio, la redaktisto de IPR nun petas vian skriban opinion pri la revuo: . Kiujn artikolojn vi aparte ŝatis en 1987 (aŭ antaŭe)? . Kiujn artikolojn vi aparte malŝatis en 1987 (aŭ antaŭe)? . Kio mankas en IPR? . Ĉu la proporcio de teoriaj kaj praktikaj artikoloj taŭgas? Se ne, en kiu senco ĝi maltaŭgas? [Vd la supran leteron] . Ĉu IPR temu plie pri la instruado de Esperanto aŭ pri instruado ĝenerale? 6. Kion pri la rubrikoj “Librobreto, Forumo, Aktualaĵoj” ktp? Ĉu necesas novaj? 7. En IPR mankas “Leterkesto”, mankas recenzoj por “Librobreto” fare de legantoj, mankas reagoj. Tio dependas de vi. 8. Anstataŭ sur porokazaj kontribuantoj, estus pli bone kaj pli aktuale bazi IPR-on sur fidinda reto de landaj kaj regionaj informantoj, liverantoj de artikoloj. Anoncu vin!
RUOUINDV~
[€i]
Ĉu iuj artikoloj de IPR ne taŭgus por nacilingvaj fakrevuoj? Traduku, aperigu kun fontindiko kaj informu IPR-on pri la publikigo. Kun respektaj antaŭdankoj,
via redaktisto Istvan ERTL
63
— paĝo 34 de la PDF —
Stipendio
De persono, kiu volas resti nekonata, la kasisto de ILEI ricevis monsumon por stipendio(j) al partoprenant(in)o de infankongreso aŭ simila aranĝo, kie infanoj de diversaj landoj renkontiĝas kaj per Esperanto amikiĝas. La donacinta persono atentigas pri tio, ke la mono estas akirita per diligenta kaj malfacila laboro kaj simpla vivo.
La lernant(in)o devas esti diligenta kaj en aĝo de lernantoj -en la deviga lernejo. Mi atendas esperantlingvan raporton de la stipendiul(in)o post la partopreno de la infanrenkontiĝo kun respondo je ekzemple jenaj demandoj: Kio okazis dum la kongreseto? Ĉu vi trovis amik(in)on? El kiu lando li/ŝi estis? Kio plaĉis al vi plej multe? k.t.p. La membro-instruist(in)o, kiu deziras peti stipendion por infano en sia kurso devas respondi jenajn demandojn:
1. En kiu infanrenkontiĝo vi intencas partopreni? (kiam, kie, aranĝanto, adreso). 2. Kiuj estas la nomo kaj adreso de la infano (li aŭ ŝi)? 3. Kiomjara estas la infano? . Ĉu la infano bone povas konversacii en Esperanto kun samaĝuloj pri temoj rilatantaj al la infana aĝo? . Ĉu la infano estas diligenta kaj ne-riĉa? . Kiom kostas la restado de la renkontiĝo? . Kiom kostas la vojaĝo (tien kaj reen) al la renkontiĝo? (Prefere en svedaj kronoj aŭ germanaj markoj). . Ĉu vi promesas sendi esperantlingvan raporton pri la renkontiĝo al
mi, ene de unu monato post la fino?
La peton pri stipendio bonvolu sendi minimume tri monatojn antaŭ la komenciĝo de la renkontiĝo al s-ro Olle OLSSON, Sodra Esplanado 23, S-223 52 Lund.
Espereble simila stipendio estos disdonita venontjare!
64
— paĝo 35 de la PDF —
Argentino Nigerio
Vjetnamio
Statistiko Didaktikaj lud(il)oj
UNESKO
FIMEM
ICEM UEA
SAT EC EEC IEI
IKS KCE KSM
REPREZENTANTOJ
: Alfredo Juan Valle, Santa F€ 497, RA-1708 Moron (B.A.) Ĉesĥoslovakio : : Godwin Oboh, University of Ekpoma Wan, Illeh Box 62,
Vĉra Barandovska, Volgogradska 41, CS-70400 Ostrava 3
Ekpoma Bendel
: Le Phuo’ng Nam, To Thong Tin Xuat Ban, Phong Khoa Hoc,
Dai Hoc Can Tho’, Hĉu Giang
LABORKOMISIONOJ : Pirlot Germain, Kemmelbergstraat 5, b. 3, B-8400 Oostende
: Sossois Georges, rue de la Consolation 2, B-6400 Couvin
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
: (Rilatoj de reciproka informado, Kategorio C)
: 7 Place Fontenoy, F-75007 Paris. Reprezentantoj de ILEI: Fairbank James, 6 Avenue Th. Rousseau, F-75016 Paris Francois Lo Jacomo, 14 rue de la Pompe, F-75016 Paris
: Fĉdĉration Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne, 35 Avenue Jottrand, B-1030 Bruxelles
: Institut Coopĉratif de l’Ecole Moderne, Le Pallet, F-44330 Vallet
: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
: Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris : Esperanto Centro, Pf. 1450, D-4790 Paderborn : Eŭropa Esperanto Centro, Schotlandstraat 73, B-1060 Brussel
: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag
: Internacia Kultura Servo, Pf. 499, YU-41000 Zagreb : Kultura Centro Esperantista, BP 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds
: Koresponda Servo Mondskala, “Les Hortensias”, 121 bis Boulevard Napolĉon III, F-06200 Nice
Kontribuaĵoj al IPR
KECO en du ekzempleroj, tajpitaj, al la adreso de la Redaktejo (vd. kovrilpaĝon)
Abonado al IPR kaj membriĝo al ILEI: (membrokotizo 40 Svedaj Kronoj) Ŭ
1) poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). «La Internacia Ligo de Esperantistaj Instru-
istoj» (ILEI). SOdra Rorum pl. 455, S-242 00 Horby (Svedujo).
2) poŝtĝirkonto: 3789 64 — ILEI 2814 — UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ
Rotterdam (Nederlando)
IPR 1988/2
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift = Afgiftekantoor: Antwerpen X Jarkolekto 18 Kvarmonata N-ro2 apr.-jun. 1988
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj ILE
REDAKTA KOMITATO
Carlevaro, T. (CH) Maitzen, M. (A) Formizzi, G. (I) Mallia, C. (M) Fins.: UD) Mizuno, Y. (J) Ludwig, E. (F) | Szerdahelyi I. (H) |
Redaktisto: Istvan Ertl, Universitato ELTE, Budapest Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout
Redaktejo: Esperanto-fako, Universitato ELTE/BTK H-1364 Budapest, Pf. 107
IPR E 361 180966/185 Presado: Grafika Centro Antverpeno,
Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, “9 -r32-3-234 34 00
— paĝo 2 de la PDF —
Jarkolekto 18 apr.-junio 1988 N-ro 2, 1988
«Internacia Pedagogia Revuo» estas sendependa forumo de la tutmonda pedagogaro. Ĝi aperas trifoje jare. La redakta komitato rajtigas sin mallongigi aŭ korekti la manuskriptojn nur laŭ lingvaj vidpunktoj. Manuskriptojn ni ne resendas. Reproduktaĵoj, tradukaĵoj estas permesataj, eĉ rekomendataj, kune kun fontindiko.
Didaktiko
RILATO INTER LA MATEMATIKA PENSMANIERO KAJ ESPERANTO-INSTRUADO
Balogh V.
Kiam mi lernis matematikon, estis konataj instruataj temaroj de matematiko nur: aritmetiko, algebro, geometrio, analizo. Tiuj estas ankoraŭ nur la bazoj de matematiko — la klasikaj partoj!
Sed nun jam tre larĝa estas la studmaterialo de matematiko, ĉar intervenis modernaj temaroj, kiuj formas ĉefe la pensmanieron de la gelernantoj el la praktika vivo, al ĉiutagaj problemoj kaj al la matematikaj konoj. Tiuj ĉi modernaj temaroj estas:
— aroj — grafoj matematika logiko — probablec-kalkulo procezfiguroj —- kombinatoriko relacioj, interrilatoj — matematika statistiko topologio — lud-teorio
kaj tiel plu.
Ĉar Esperanto havas logikan konstruon en sia gramatiko, mi inspiriĝis apliki la matematikan pensmanieron en instruado de lingvo: “Se la gelernantoj konas tiujn matematikajn sciojn, kial ne uzi tiujn en nia tasko, en la lingvoinstruado? Mi trovis multfoje aplikitaj en lernolibroj de D-ro SZERDAHELYI similajn metodojn!
Nun mi provas montri kelkajn ekzemplojn por tia aplikado.
— paĝo 3 de la PDF —
1. Aroj
Ar-teorio estas memstara, sendependa branĉo de matematiko. Ĝi okupiĝas pri elementoj, kiuj povas esti konceptoj, aĵoj kaj ĉio, kio ĉirkaŭas nin. La matematikistoj kolektas en arojn elementojn kun la sama(j) eco(j).
1.1. Substantivoj en aroj
Tiujn arojn ni povas uzi en vortolernado, sistematika vortkolektado, kaj en vastigo de la vorttrezoro. Dum la enkondukaj studhoroj, kiam mi donas nur la plej gravajn gramatikaĵojn, ni kolektas la vortojn laŭ aroj.
La matematikistoj — por vidigi — skribas la elementojn de aroj en diagramojn, t.e. en fermitajn, kurb-liniajn enaĵojn. (Fig. 1)
Fig. 1
MEBLO(J) ALIAJ OBJEKTOJ |
tablo fotelo kreto libro
divano
seĝo
krajono kajero
ŝranko
plumo ĵurnalo
breto
bildo gazeto
flago
1.1.1. Mi tuj instruas la kolektivajn vortojn!
a) ĉar per kolektivaj vortoj eblas komenci dialogon: “Kiuj personoj sidas en la ĉambro?”, “Kiuj mebloj estas en la loĝejo”, ktp.
b) ankaŭ en reala konversacio gravaj estas la kolektivaj vortoj, se la parolanto ne scipovas ankoraŭ flue paroli: “Mi forgesis la nomon de tiu besto”, “Bonvolu diri al mi la nomon de tiu arbo”, “Ĉu vi scias Esperante la nomon de tiu objekto?” =-~
1.1.2. Vortoj’skribitaj en arojn ne bezonas la apudskribon de gepatralingvaj vortoj, ĉar kelkaj jam estas konataj pro internacieco aŭ simileco al gepatralingvaj vortoj, kaj la vortoj estas kolektitaj logike. Tiel la gelernantoj, per elektada metodo, konkludas pri la signifo de vortoj!
1.1.3. La gelernantoj ĉiam havas le eblon memvole kolekti novajn vortojn, kiuj apartenas al la preparitaj aroj. La aroj helpas la memlernadon de la vortoj. El vortaro ili mem kolektas vortojn, ĉar ili interesiĝas pri tiuj.
1.1.4. La plej gravajn vortojn tiel ni rapide ekkonas, poste la gelernantoj eklernas. Jam dum la unua studhoro ni kolektas vortojn ĉirkaŭ dek arojn: objektoj, mebloj, bestoj, floroj, fruktoj, personoj, profesioj, nomoj.
Al miaj gestudentoj mi konatigas ankoraŭ la studobjektojn kaj la titolojn de altlernejaj instruistoj, ĉar ĉiuj tiuj estas konataj vortoj kaj la studentoj ekvidas, ke la internaciaj vortoj apartenas al la Esperantovortaro.
Mi montras multajn tiajn vortojn, ĉar mi observis, ke komencantajn lingvolernantojn interesas unue la vortoj konataj el aliaj lingvoj! (Fig. 2)
Fig. 2
rozo
kato tigro
dianto pomo citrono
hundo elefanto
piro banano
zebro tulipo kakto
ĉevalo porko Urso krokodilo
(0) kolombo
lilio violo ĉerizo oranĝo
kok krizantemo vinbero
— paĝo 4 de la PDF —
1.1.5. Ni tuj aplikas la lernitajn vortojn en frazmodeloj:
a) Kio estas la ĉevalo? La ĉevalo estas besto.
Kio Eestasla…….. o? kaj l „Dio O Estasuiliuubss iki o.
b) Kio estas la gazeto kaj ĵurnalo?
La gazeto kaj ĵurnalo estas objektoj. lli estas objektoj. (Konvenas tuj instrui la personajn pronomojn!)
c) Ni aplikas la vortojn ankaŭ en inversa formo: per bildoj aŭ per desegnaĵoj mi montras konkretajn elementojn (rozon, hundon, seĝon, ktp.) kaj mi demandas per kolektivaj vortoj:
Kiu floro estas ĝi? Kiuj bestoj estas ili?
Gi estas rozo. Ili estas hundo kaj kato. Kiu ….o estas ĝi? Kiuj …. oj estas ili? GmpEsta$ o. Ili estas ….oj.
1.1.6. Sen problemo ni uzas kio?- kaj kiu(j)-demandojn.
== MO) se ni interesiĝas pri la nomo de aro, pri kolektivaj vOrtoj; duke . voeo.
— KIU(J) se ni interesiĝas pri la konkreto, pri la nomoj de la elementoj en la aroj.
1.1.7. La gramatikaĵojn intertempe mi konatigas, montrante ilin ankaŭ per aroj, ekzemple -ino kaj -isto. (Fig. 3)
PERSONO(J)
homo
Fig. 3
PROFESIO(J)
poŝtisto instru/ist/o
infano
sinjor/in/o muzik/ist/o teknik/ist/o
fraŭl/in/o lernant/in/o kant/ist/o labor/isto
virino student/in/o ofic/ist/o
ĵurnal/ist/o
samidean/in/o verk/ist/o artisto
i „QO I 48, „AN -ino lo =
1.1.8. Ni pensu inverse! El kiuj vortoj ni preparis la profesiajn vortojn? — poŝto, muziko, kanto, ĵurnalo, verko, instruo, tekniko, laboro, ofico, arto…
1.1.9. Ni praktikas per frazmodeloj la lernitajn vortojn, per helpo de aroj: a) Kio estas Johano? — Johano estas fraŭlo Johano estas poŝtisto Kio estas Katarina Kovdcs? — Katarina Kovacs estas kantistino.
Kio estass pi10l»; (nomo)? = (nomo) estas ……o.
b) Kiu estas. ….. 2? — (Vi, li, ŝi, ili) Mo estas …… (momo/j/).
c) Aŭ el profesioj, aŭ el personoj de aroj ni elektas vortojn:
Kiu estas la muzikisto? — La muzikisto estas Jozefo Dinnyes.
Kju fstas lajkorio. «5 7 e kea p a ij e UNN (nomo).
En tiuj ĉi frazoj povas manki “la” difina artikolo! “Instruistoj de altlernejo”: rektoro, dekano, ĉefdirektoro, vicdirektoroj, kandidatoj, doktoroj, docentoj, adjunktoj, asistantoj, ktp. “Studobjektoj”: filozofio, pedagogio, analizo, algebro, geometrio, historio, lingvistiko, literaturo, geografio, biologio, kemio, fiziko, gimnastiko, tekniko, kanto, muziko, ktp.
Fig. 4
VORTKOLEKTOJ
OBJEKTOJ PERSONOJ
FLOROJ PROFESIOJ
FRUKTOJ NOMOJ
INSTRUISTOJ
STUDOBJEKTOJ
— paĝo 5 de la PDF —
Me TA ki
La gelernantoj povas tiel orientiĝi inter la lernitaj vortoj kaj formi jam malgrandajn frazojn.
Dum la enkondukaj studhoroj ni ne uzas lernolibron; la gelernantoj skribas la vortojn en kajeron, same la frazmodelojn kaj la konkretajn gramatikaĵojn. Dum la postaj studhoroj, kiam ni jam lernas laŭ iu lernolibro, mi donas hejmtaske kolekti vortojn el vortaro laŭ aroj, ekzemple: arboj, vestaĵoj, veturiloj. partoj de korpo. ktp.
La legaĵoj donas inspiron al vortlernado, sed por eklerni vortojn nur laŭ ili, oni bezonas tre longan tempon, kaj mi spertis, ke tio ne donas sistemon por vastigi la vorttrezoron. Pro tio, dum la tuta lingvoinstruado, mi atente sciigas ilin pri la sistema vortkolekto.
1.2. Adjektivoj, verboj, aliaj vortspecoj en aroj
1.2.1. Adjektivojn al kia(j)-demandoj mi disigas dum la dua enkonduka leciono al tri partoj: koloroj, nacioj, ceteraj ecoj.
La kolektadon oni povas fari ankaŭ en tabela formo! (Fig. 5) Mi donas multajn vortojn, ĉar mi spertis, ke ĉiuj gardis en sia kapo ĉirkaŭ 5090 de la vortoj.
KIA? KIAJ?
Koloroj Nacioj Ceteraj ecoj ruĝa(j) hungara(j) bona(j) nova(j) blanka bulgara bela freŝa verda soveta kara granda nigra pola ĉarma alta bruna slovaka facila larĝa flava germana forta longa griza itala acida hela
En frazmodelojn ni tuj aplikas kaj praktikas la vortojn kune kun la lernitaj substantivoj: a) Kia estas la sinjoro? — La sinjoro estas eleganta.
Kiasestasida ŝis xas. li o?” Zakba si sasl. OXESTAS bin kimo a b) Kiaj estasla. ….. oj? —La…… oj estas . “iio. aj. c) Kia estasla…… ampals «tos o?
lansis ai. But sueia O;EStAS srvisiujsj. a.
1.2.2. El verboj ni faras arojn dum la tria enkonduka studhoro: laŭ la deziro ni kolektas vortojn. (Fig. 6)
Fig. 6
KION FARAS?
instruas demandas petas laboras respondas dankas amuzas atentas atendas muzikas
rigardas salutas
aŭdas
vidas aŭskultas
Laŭ la vortkolektaĵo — sen la demandoj “Kion faras”! — ni diras mallongajn frazojn:
La instruisto instruas. — La kato atentas.
La teknikisto laboras. — La hundo salutas:
La muzikisto amuzas. — La knabino demandas.
Johano muzikas. — Helena rigardas. ktp.
— paĝo 6 de la PDF —
1.2.2.1. Per bildoj aŭ per desegnaĵoj mi montras tiujn, kiuj faras ion, aŭ nur la nomon de la subjekto. Okazas konata kaj tipa eraro, laŭ la antaŭaj ekzercoj: “Kio estas la kato” — “La kato estas besto”. Se oni poste demandas “Kion faras la kato?”, ili ankaŭ nun respondas “La kato faras …”
Pro tio mi praktikas la verbojn sen demandoj. Al demando sur la tabulo “Kion faras…?” kolektu respondojn laŭ la frazmodelo
(Mi ne forgesas uzi ankaŭ la personajn pronomojn: “Mi laboras”, “Il kantas”, ktp.
1.2.2.2. Ni kolektas adekvatajn verbojn al iu subjekto: “Kion faras la lernanto, la ĵurnalisto, la poŝtisto, la virino, la tigro, la kato, la kokino?” ktp.
Fig. 7
KION FARAS KION FARAS LA LERNANTO? LA KATO? lernas respondas staras manĝas kiin silentas ludas lavas sin sidas trinkas skribas kalkulas ifaj desegnas nombras kuŝas
dormas atentas
kolektas kantas
Tio donas ritmon en la parolpraktiko, ĉar al unu demando la lernantoj konas plurajn respondojn:
La lernanto lernas. — La kato staras.
La lernanto silentas, ktp. — La kato manĝas, ktp.
1.2.2.3. Kiam ni jam deziras paroli elekteme, tiam ni kolektas verbojn pri movo; pri parolo; pri vojaĝo; pri la scio, ktp. La parencajn vortojn ni kolektas en arojn:
Fig. 8 ; VERBOJ VERBOJ
PRI MOVO PRI PAROLO
iri iodid arolas iri vaŭ piediri diaŭ p leson babilas ai movi eligo konversacias rakontas kuri i pasi vokas prelegas kirilan rapidi grimpi respondas kinaj
Pri bildoj, aŭ per vortoj elektitaj el la aroj, la lernantoj formas mallongajn frazojn: La poŝtisto venas, La ĉarma knabino promenas, ktp. — La instruisto prelegas, La virino babilas, ktp.
1.2.3. Objektojn ni kolektas al verboj; ekzemple: Kion oni legas, skribas, lernas, diras, desegnas, kantas, ktp.
„Kion oni Kion oni manĝas? trinkas?
Fig.9
panon frukton akvon bieron brandon supon terpomojn teon limonadon kukon ” legomojn lakton vinon ; ĉampanon somon viandaĵojn kafon p
kakaon
ovaĵojn
— paĝo 7 de la PDF —
Per vortoj el tiuj ni praktikas denove frazmodelojn al demandoj: Kion manĝas la. ….. OVITA (i o manĝas …… on. IONI; PIS, agla . 9320 si o? EZO or oo ELEN ae SEMA on.
Eĉ kun epitetoj kiaj:
La knabo trinkas freŝan akvon. Karlo desegnas grandajn domojn. 1.2.4. Ĉi tie mi trovis lokon elformi konojn pri verboj kun infinitivoj; ekzemple:
Kion vi ŝatas manĝi?
Kion vi deziras trinki?
Kion vi volas legi?
Kion vi devas lerni?
Fig. 10
VERBOJ NTAŬ INFINITIVO
ŝatas deziras
amas
volas scias
povas
devas preferas
estas havas
Same en frazmodeloj: Kion vi volas? — Mi volas ludi! IEN OL, e kako as? —Mi…… LLIN Epo] l.
Kion vi preferas? — Mi preferas legi ol ludi. — Mi preferas kafon al teo.
1.2.5. Eblas kolekti en arojn samtemajn vortojn; ekzemple pri monatoj, tagoj de la semajno — tio helpas la memoradon!
10
1.3. Prepozicioj en aroj
Ankaŭ la 33 prepoziciojn mi instruas komune, kolektite laŭ demandoj. Ekzemple: al kie? apartenas 15 prepozicioj. Tio pli helpas en la kompreno kaj memorado ol simpla laŭalfabeta prezento de la prepozicioj.
1.3.1. Mi montras desegnon pri la aro de prepozicioj, kiuj apartenas al
la demando “Kie?”. La enkondukon de tiuj 15 prepozicioj sekvas longa ekzercado en diversaj formoj!
Fig. 11
super malantaŭ
tra mih Kie? pne 1 (15) a ram i trans ĉe antaŭ -O=
pr kontraŭ
apud
J = inter z sub
a) Kie estas la ŝranko? — La ŝranko estas ĉe la muro. kie estas ni? — Ni estas en la klubejo.
preter ekster
11
— paĝo 8 de la PDF —
b) Kie vi sidas? — Mi sidas apud Maria, ĉe la tablo, inter du fraŭlinoj, malantaŭ Johano, sub la lampo, ktp. c) Sur kio estas la ĵurnalo? — Ĝi estas sur la tablo. Antaŭ kiu mi staras? — Vi staras antaŭ Katarina. d) Kio kondukas tra la urbo? — Tra la urbo kondukas la ŝoseo. Kio estas kontraŭ la kulturdomo? — Kontraŭ ĝi estas la hospitalo.
1.3.2. Saman afiŝon mi preparis por “Kien?”-demandoj. Ni forlasas tri prepoziciojn (ĉe, tra, preter) kaj anstataŭ venas novaj kvin prepozicioj:
al de ĝis for el
N-finaĵon ricevos la vortoj, kiuj apartenas al la restintaj 12 prepozicioj, sed ne estas tiel ĉe la novaj prepozicioj: “Kien vi iras?” Mi iras en la ĉambron. — Mi iras sur la monton. Mi iras al mia amiko. — Mi iras ĝis la placo. Multflanke ni ekzercas la demandojn “Ĝis kie?” kaj “De kie?”: El kiu… …? aŭ Kien vi sendas la leteron?
— Al kiu vi sendas ĝin?
1.3.3. La sekva desegnaĵo montras 8 prepoziciojn, kiuj aperas kun “Kiu?” kaj “Kio?”.
Fig. 12 aii Ki Kiu? – Kio? -H. kun 94 KR A ~S per P.J sen b. Send krom laŭ anstataŭ
12
Dum la ekzercado la gelernantoj observas, ke ĉiuj prepozicioj kunmeteblas kaj kun “Kiu?” kaj kun “Kio?”. Demandoj: Pri kiu vi parolas? Pri kio vi parolas?
Kun kio vi venis? — Mi venis kun mia teko. Per kio vi venis? —— Mi venis per aŭtobuso. Sen kiu vi venis? — Sen mia amiko.
Sen kio vi venis? — Sen mia libro.
1.3.4. Mi preparis desegnaĵojn, afiŝon, ankaŭ al sekvaj demandoj: Al “Kiam?”-demando apartenas prepozicioj el la konataj (en, antaŭ, de, ĝis) sed venas tri novaj, ekzemple:
je post dum
Sed la demandoj de tipo “de kiam? kaj “ĝis kiam?” bezonas aliajn kunmetitajn prepoziciojn: ekde, de post, ĝis antaŭ, ktp.
Al “Kial?”-demando apartenas novaj prepozicioj:[por]kaj[pro] Al “Kiom?”-demandoj apartenas nova prepozicio:[po]
1.3.5. Samajn tabelojn aŭ afiŝojn oni povus prepari pri 12 prefiksoj kaj 35 sufiksoj, pri konjunkcioj, pri -aŭ-finaĵaj adverboj kaj pri aliaj aroj de vortoj.
(Tio okazas en kvintaga superintensa kurso, nomata ankaŭ “pirata metodo”. Ties lernantoj daŭre havas antaŭ la okuloj la tutan surafiŝigitan gramatikon de Esperanto. — La red.)
La matematikistoj ne nur kolektas la konceptojn kaj aĵojn en arojn, sed ili faras operaciojn per aroj!
Inter du aŭ pli da aroj oni formas la sekvajn operaciojn:
Fig.13 9) A c),A j a) formado de parto(j) b) formado de komunaĵo b) i “IA. B
c) formado de unio 13
d) formado de diferenco
— paĝo 9 de la PDF —
La strekitaj partoj montras la operaciojn inter A- kaj B-aroj.
1.4 Kion helpas la operacioj el vidpunkto de lingvoinstruado?
1.4.1. La partoj de aroj specialigas la konceptojn kaj aĵojn. Per tiu ni helpas la vortdifinon kaj vortklarigon.
Fig. 14 | MEBLOJ
LOĜEJAJ MEBLOJ
Sidlokoj Kuŝlokoj | lito divano
seĝo ŝranko
fotelo
kanapo
florbreto librobreto TV-breto
benko tablo
tabulo
Kio estas la seĝo? — La seĝo estas meblo, loĝeja meblo, sidloko… Sur ĝi sidas personoj. Gi staras sur la planko almenaŭ per tri, sed ĝenerale per kvar piedoj, ktp.
1.4.22. La komunaĵo, la sekva operacio, pli precizigas la difinon. Pli multajn ecojn ni povas diri pri la elementoj, ekzemple:
DOMBESTOJ
Fig. 15
strigo kokino kato hundo hirundo anaso porko Laa kolombo ĉevalo cikonio bovo
14
Kio estas kokino? — Kokino estas ano kaj de birdoj, kaj de dom-
bestoj. Pro tio ni difinas tiel: “La kokino estas birdo kaj dombesto. ” — “Kaj”-vorto karakterizas la komunaĵon de aroj!
1.4.3. Al unio apartenas ĉiuj elementoj — en la unio de ĉi-supraj aroj estas birdoj aŭ dombestoj. “Aŭ”-vorto karakterizas la union de aroj!
SUME: Per helpo de aroj ni povas kolekti la vortojn kaj sisteme vastigi la vortscion de la gelernantoj; eĉ ili mem povas larĝigi sian vOrttrezoron per vortaro. Per operacioj de aroj ni povas doni vidpunktojn al vortdifinoj kaj ni specialigas la vortojn, konceptojn.
(daŭrigota)
15
— paĝo 10 de la PDF —
Zamenhof
ĈU NI INSTRUU, KE D-RO ZAMENHOF ESTIS POLA KURACISTO? Bernard Golden
En 1987 Eŭropa-eldonejo en Budapeŝto publikigis unu el la atutaj libroj de la Jubilea Jaro de Esperanto. Temas pri Utam a Viligban (Mia Vojo en la Mondo),“ antologio de Esperanta prozo kaj poezio tradukita en la hungaran lingvon. La verko ankaŭ informas pri Esperanto kaj ĝia literaturo sed, bedaŭrinde, misinformas pri d-ro Zamenhof. Sur unu el la klapoj de la ŝirmkovrilo estas skribite, ke la aŭtoro de Esperanto estis pola okulisto en Varsovio. Nu, ĉu Zamenhof vere estis pola okulisto? La demando havas du partojn kaj du malsamajn respondojn. Okulisto? Jes! — Pola? Ne!
Pri la profesio de Zamenhof ne ekzistas eĉ ombro da dubo. Jam estis publikigitaj transskriboj de kurs-titoloj kaj notoj de la medicina fakultato de la Universitato de Moskvo, kaj ekzistas fotografaĵo de la kuracista diplomo, kiun Zamenhof ricevis de la Universitato de Varsovio en 1885. Estas sciate, ankaŭ, ke li specialistiĝis pri okulmedicino en varsovia hospitalo kaj vienaj klinikoj, antaŭ ol komenci sian okulistan praktikadon en Varsovio fine de 1886.
Nun venas la tikla punkto. Ĉu eblas dokumenti la apartenecon de Zamenhof al la pola gento? Kial tiom da aŭtoroj insistas pri lia poleco? Ni ekzamenu unue kelkajn lernolibrojn eldonitajn en Hungario. En 1959 aperis la unua eldono de Eszperanto Nyelvkonyv (Esperantogramatiklibro), kies aŭtoro, la konata Julio BAGHY priskribas Zamenhof kiel “la juna pola okulisto el Varsovio”. Tiun karakterizon eĥas
“ Tamen kun la Esperanta titolo “Mi vizitis nian farmon” — (La red.)
16
s-ino Bela HEGEDUS, la aŭtoro de Eszperanto Szakproba (1973), manlibro por la lernado de Esperanto fare de membroj de la pionira movado; la respondo al la demando “Kiu estis Zamenhof?” estas “pola kuracisto”. La samaj vortoj estas ripetitaj en 1979, kiam estis publikigita 30 nap alatt eszperantoul (Esperanton en 30 tagoj) de Jozefo HORVATH; li skribas, ke Esperanto estis, jen “juna pola studento”, jen ~okulisto el Varsovio”.
Efektive, ne ĉiuj priskriboj en lerniloj identigas Zamenhof kiel polon — se la verkinto degnas diri ion pri la deveno de la aŭtoro de Esperanto. Ekzemplo de tiu ĉi manko troviĝas en la gramatiklibro Eszperanto Nyelvkonyv (1984) de Oszkar PRINCZ, kiu informas nur, ke Zamenhof naskiĝis en “Bialystok (Bjalistoko)”. Rimarku, ke malgraŭ cito de du formoj de la urbnomo, ne estas menciita la lando. Kvankam d-ro Istvan SZERDAHELYI en siaj didaktitaj verkoj ne nomas Zamenhof polo, li ja reliefigas, ke li naskiĝis en pola urbo. La frazero “la pola urb(et)o Bjalistoko” troviĝas en la unua volumo de lia gramatiklibro por gejunuloj, Eszperanto Nyelvkonyv (1965), en la inicadkaj ekzerclibro por universitataj studentoj, Eszperanto — Bevezetĉs €s Nyelvgyakorlatok (1976), kaj en lia lasta lernilo, Keves szoval Eszperantĉul (En Esperanton per malmultaj vortoj — 1987). En aliaj verkoj aldoniĝas jena detalo pri la politika situacio en Bjalistoko en 1859. Laŭ Gvidlibro por Supera Ekzameno (1966) Zamenhof naskiĝis “en la pola urbeto Bialystok, apartenanta tiutempe al cara Rusio”. Kun malgranda variaĵo, la sama frazo aperas en la dua volumo de la junulara lernolibro de SZERDAHELYI, Eszperanto Nyelvkonyv (1968): “la pola urbo Bjalistoko, apartenanta tiutempe al Rusa Cara Imperio”.
Tamen, ankoraŭ mankas tre grava informo pri Zamenhof, kiu estis sisteme kaj intence prisilentata ĝis nun — laŭ mia scio — en ĉiuj Esperanto-lerniloj eldonitaj en Hungario. Ni rigardu kiel Zamenhof estas prezentita en la internacia Esperanto-kurso por geknaboj, En Novan Mondon (1982), verkita de Vilma Sindona EICHHOLZ. En la 5-a Teksto-Kajero (pĝ. 288-290) troviĝas jenaj faktoj:
kE
— paĝo 11 de la PDF —
Lazaro Zamenhof naskiĝis … en Bielostok, Rusujo … Li sendube estis Rusa civitano.
En 1791 la caro permesis al en Rusujo persekutataj Judoj ekloĝi en Bjelostoko.
Kiam Zamenhof naskiĝis, formis tie la Judoj, ankaŭ nomitaj Hebreoj, la plimulton kun 6690.
… la Judoj, al kiuj Zamenhof apartenis, parolis inter si la Jidan.
.. en kelkaj libroj oni nomas d-ron Zamenhof Polo. Sed tio estas malĝusta.
Estas evidente, do, ke d-ro Zamenhof naskiĝis judo (fotografaĵo de la originala naskiĝatesto pruvas tion). La plej konvinka negado de poleco venas de Zamenhof mem. En letero, sendita al la Loka Kongresa Komitato en Krakovo la 14-an de februaro 1912, Zamenhof skribis: “… ne nomu min “polo” por ke oni ne diru, ke mi — por akcepti honorojn — metis sur min maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas … laŭ mia deveno mi alkalkulas min al la gento hebrea.”
Kial, do, oni senĉese insistas, ke Zamenhof estis polo? Mi ne povas trovi alian kialon ol tiun ĉi: ĝi estas artifiko por kaŝi la veron, por prisilenti lian judecon. Ne temas pri imagita aŭ hazarda agado. En la Enkonduko de La Kaŝita Vivo de Zamenhof de N.Z. MAIMON, Prof. WARINGHIEN tuŝas ĝuste tiun demandon, menciante ekzemplojn de cenzurado de faktoj pri la genta origino de Zamenhof en publikigaĵoj, ekzemple la Enciklopedio de Esperanto. Antaŭ nelonge mi ricevis leteron de la redaktoro de Esperanto-revuo de landa organizaĵo, kiu informis min, ke li intence ne parolas pri “la juda okulkuracisto” aŭ “la juddevena aŭtoro de Esperanto”, kaj kial li instruas Esperanton, li tute forlasas la fakton, ke Zamenhof naskiĝis judo.
Bonŝance kaj saĝe Zamenhof inkludis en sia Proverbaro jenan diraĵon: “Eĉ el sub la tero aperas la vero”. Nerefutebla, do, estas la konkludo, ke Zamenhof estis juda, ne pola, okulisto.
18
Recenzoj
NOVA ESPERANTO-LERNOLIBRO POR HUNGARLINGVANOJ
Bernard Golden
1. Enkonduko
En 1987, la jaro de la jarcenta jubileo de Esperanto, aperis en Hungario nova Esperanto-lernolibro:
Dr. Istvan SZERDAHELYI. — Kevĉs szoval eszperantoul. Esperanto simpla kaj praktiko. — Budapest: Tanko0- nyvkiad6: 1987. — 167 p. 20cm. — Prezo: 24 forintoj en Hungario. — Eldonkvanto: 11 500.
Tiu ĉi verko, kies titolo signifas “(En) Esperanton per malmultaj vortoj”, estis preparita laŭ dekreto de la hungara Ministro pri Kulturo kaj publikigita de la ŝtata lernolibra eldonejo. Gi apartenas al serio de samformataj kaj samcelaj lingvolerniloj.
En antaŭe verkita artikolo! mi kritike ekzamenis du recenzojn pri Esperanto-lernolibro en la itala lingvo? kaj prezentis miajn vidpunktojn pri la maniero taksi la celon kaj enhavon de tiuspeca didaktika verko. En tiu ĉi eseo mi deziras apliki la saman analizan metodon.
2. Celo de la lernolibro
En la antaŭparolo, d-ro SZERDAHELYI informas, ke la libro estas destinita primare por tiuj, kiuj jam lernis Esperanton, eble en elementa kurso, kaj volas sisteme praktiki, utiligi kaj kompletigi sian scion de la lernita materialo. La libro povas servi ankaŭ al tiuj, kiuj komencas lerni Esperanto per ĝi. Tiun ĉi celon plenumas la unua,
19
— paĝo 12 de la PDF —
enkonduka, parto. Cetere, la lernilo konvenas ne nur por aŭtodidakta lernado sed povas esti uzata ankaŭ en lingvokurso.
Estas klarigite, ke la tempo por alproprigo de la enhavo diferencas laŭ la nivelo de la lernantoj: (1) komencantoj, kiuj uzas la lernilon tuj post la unua kurso, (2) personoj, kiuj antaŭ longe lernis Esperanton kaj nun volas renovigi siajn mankantajn sciojn, kaj (3) komencantoj sen antaŭa scio de la lingvo. Nenio estas dirita pri la aĝ-grupoj de lernantoj, ilia eduk-nivelo kaj iliaj motivoj por lerni Esperanton, kvankam tiuj faktoroj ludas tre gravan rolon en la enhavo de lernilo kaj la preparado de kursmaterialoj.
3. Aranĝo de la enhavo de la lernolibro
Ĉar temas esence pri du specoj de lernantoj, komencantoj kaj progresantoj, Kevĉs szoval eszperantdul estas dividita en du preskaŭ egalajn partojn. La “Enkonduko” konsistas el tri longaj sekcioj, ĉiu multe pli longa ol kutimaj lecionoj, en kiuj estas prezentitaj la rudimentoj de la gramatiko de Esperanto kaj la baza vortprovizo. La sekva, ĉefa, parto enhavas dek lecionojn (jen ankoraŭfoje la magia nombro de dek lecionoj!). Ĉiu leciono estas pli-malpli egale longa kaj havas la saman strukturon kun jenaj eroj: (1) laŭtema legaĵo unu paĝon longa, ilustrita per desegnaĵo, kiun sekvas tekstklarigoj en la hungara lingvo; (2) paroltrejnado; (3) ambaŭdirektaj tradukekzercoj; (4) alispecaj legaĵoj kiel anekdotoj, ŝercoj kaj poemetoj; (5) taskoj por ekzerci sin pri diversaj gramatikaĵoj. Ĉe la fino de la libro estas ŝlosilo (solvoj) de kelkaj taskoj. La lasta parto de la “Enkonduko” estas kontrola testo, kiu havas ŝlosilon, sed la kursfina testo en la dua parto ne havas respondojn, do la lerninto mem ne havas eblon mezuri la gradon de sia alproprigo de la lingvo. Tiu manko neniel estas pravigebla laŭ pedagogia vidpunkto en lernilo servanta por aŭtodidakta lernado.
Malegalaj estas la spaco kaj emfazo dediĉitaj al diversaj specoj de lernotaĵoj. En la “Enkonduko” estas reliefigita la ĝusta prononco de Esperanto en komparo kun la fonetiko de la hungara lingvo. Troviĝas
20
informo, ke magnetofona kasedo estas havebla, sed mankas detala priskribo pri ĝi.! La aŭtoro klarigas, ke alproprigo de la fundamenta gramatiko de Esperanto estas relative pli facila ol tiu de etnolingvoj; sekve de tio, la lernolibro postulas pli da penado kaj tempo por lernado de vortoj kaj la principoj de vortfarado. Pro tio la ekzercoj havas plejparte leksikan karakteron.
4. Vortprovizo
La prezento de la lernota vortprovizo estas komplika, eĉ kaosa. Plej verŝajne iu metodologia principo determinanta la amplekson de la leksika materialo limigas la nombron de morfemoj uzataj, same kiel okazas en la t.n. Zagreba metodo. Tamen, en la legaĵoj kaj ekzercoj novaj vortoj ofte aperas. Tiuj vortoj estas uzataj nur unu fojon kaj ne ripetataj aliloke en la libro.
Klarigoj pri la vortoj rigardataj kiel plej bezonataj sekvas la legaĵon ĉe la komenco de ĉiu leciono. Se mankas iu vorto en la listoj, tio signifas, ke (1) ĝi jam estis uzata en la “Enkonduko” kaj troviĝas en la Esperanto-hungara vortareto ĉe la fino de la libro, aŭ (2) ĝi apartenas al la t.n. pasive konata vortprovizo, listigita en aparta sekcio post la vortareto. Krome, kelkaj legaĵoj havas vortojn signitajn per steleto; ankaŭ ili estas pasive sciendaj vortoj. La aŭtoro emfazas, ke ne estas superflua vorto en la libro, nur pli kaj malpli ofte uzataj vortoj, kaj en certa situacio iu ajn el ili povas esti bezonata. La baza koncepto estas: ju pli da vortoj oni scias, des pli oni povas esprimi sin en la lingvo.
Nenie en la libro troviĝas klarigo pri la principo de selektado de vortoj por la du kategorioj, la aktiva kaj la pasiva. Ne estas facile kompreni, kial vortoj kiel “flanko, nenio, nombri” kaj “plezuro” apartenas al la dua kategorio, dum “apetito, honti, napo” kaj “ŝalti” estas etikeditaj kiel pli oftaj. !!.
Malfaciligas la uzon de tiu ĉi lernolibro la manko de unuecigita Esperanto-hungara vortareto. La vortoj en la aktiva listo havas apude la hungaran tradukon, sed en la pasiva listo estas nur la Esperantaj
i
— paĝo 13 de la PDF —
vortoj laŭ alfabeta ordo. Akompanas kelkajn el ili la numero de la leciono, en kiu ili estas uzataj; tiuj ne havantaj numeron, troviĝas ie en la “Enkonduko”. Tio signifas, ke uzantoj de la lernilo devas konstante transturni plurajn paĝojn por serĉi la lokojn, kie la Esperantaj vortoj estas klarigitaj. Tiu resendado okazigas disipadon de tempo kaj, sekve, malkuraĝigon por plua lernado. Estas ankoraŭ unu komplikaĵo: ĉe kelkaj legaĵoj, la traduko de nove enkondukitaj vortoj troviĝas en la marĝeno de la peco aŭ kiel piednoto sur la paĝo. Sporadaj tradukoj aperas ankaŭ interkrampe en tekstoj. Ankoraŭ unu difekto laŭ leksika vidpunkto estas la manko de hungara-Esperanta vortareto por plenumi la hungarlingvajn traduk-taskojn.
Ne estas kompreneble, kial la vortprovizo estis aranĝita en tiel nepraktika maniero. Nemalhavebla parto de bona lingva lernolibro estas dudirekta vortareto enhavanta ĉiujn vortojn uzatajn en la libro kune kun tradukoj kaj aliaj klarigoj. Se aŭtoro opinias, ke necesas diferencigi vortojn, kiuj estas aktive lernendaj, disde tiuj, kiuj konvenas por nur pasiva rekonado, li povas signi ilin per steletoj aŭ aliaj simboloj.
5. Pritakso de la legaĵoj
La ĉefaj legaĵoj apartenas al la dek lecionoj de la dua parto de la lernilo. Tiuj de la unuaj kvar lecionoj rakontas pri renkontiĝo inter hungara junulo kaj junulo el Vieno, kiam tiu ĉi venas viziti en Budapeŝto. En la sekvaj tri lecionoj la temoj varias: “Ĉe doktoro”, “En aŭtobuso” kaj “Sur la strato”. En lecionoj ok kaj naŭ estas fantazia rakonto pri nigra hungaro. La peco de la deka leciono temas pri universala Esperanto-kongreso. Krom la supremenciitaj tekstoj, dise tra la libro troviĝas mallongaj amuzaj legaĵoj kaj poemoj, kelkaj el kiuj, kiel “Akvomelono” (p. 32) kaj “Heliketo, heliket”” (p. 89) pli konvenas por instrui Esperanton al infanetoj ol al plenkreskuloj!
22
6. Kritika juĝado de la lernolibro
Antaŭ publikigo, la manuskripto de Keves sz6O eszperantdul estis kritike legite por la eldonejo fare de tri instruistoj, ĉiuj hungaroj. Plej verŝajne pro tio ne estis elsarkitaj kelkaj frazoj enhavantaj hungarismojn. Cetere, makulas tekstojn el la lernolibro semantikaj eraroj kaj stilaj malglataĵoj. La juĝintoj de la verko preteratentis ankaŭ kelkajn misaĵojn en la organizado de la lernota materialo. Efektive, ne eblas ekscii, kiu sistemo aŭ principo gvidis la prezentadon de gramatikaĵoj. Ekzemple, sur paĝo 137 troviĝas la sigloj FRG, GDR, UEA, TEJO, ILEI kaj LKK. La lernanto ne kapablas legi tiujn siglojn, ĉar, kvankam la Esperanta alfabeto aperas jam sur p. 29, ne estas iu indiko pri la prononco de la literoj.
Simila problemo koncernas la uzon de la akuzativa -n en tempaj adjektoj. La simpla akuzativo (rekta objekto) estas klarigita per unu frazo sur p. 9. En postaj lecionoj aperas jenaj frazeroj: “la 15-an de decembro” (p. 57), “maljunulino la dudekan fojon demandas” (p. 81), “mi lernis kune kvar jarojn” (p. 90), “mi atendas kelkajn minutojn” (p. 107). Nenie estas trovebla klarigo pri la gramatika regulo, kiun ilustras la citaĵoj.
Tamen, la juĝintoj aprovis la libron por publikigo!
7. Manko de indekso
Por indiki la partojn de la teksto temantajn pri diversaj aspektoj de la lingvolernado, SZERDAHELYI uzas la saman sistemon de marĝenaj simboloj kaj geometriaj formoj, kiuj karakterizas liajn pli frue eldonitajn lernolibrojn por geknaboj. Ili signas fonetikon, gramatikon, ekzercon, klarigon, taskon sen solvo, taskon kun solvo, fakultativan taskon, averton kaj rekomendon por parkera lernado. Mi trovas tiujn “ornamaĵojn” superfluaj. Kio vere estas bezonata en tiu ĉi lernolibro estas detala indekso, ebliganta al lernantoj rapidan retrovon de gramatikaj reguloj. En la nuna aranĝo de la libro, la materialo estas prezen-
23
— paĝo 14 de la PDF —
tita en tre arbitra, nekohera maniero, kun la rezulto, ke se iu serĉas informon pri specifa punkto, estas necese trafoliumi la tutan libron.
8. Informado pri Esperanto
Grava estas la manko de sistema kaj kompleta informado pri la historio de Esperanto kaj la organizado de la Esperanto-movado. Klarigo pri la celo de Esperanto aperas nur en la lasta leciono en la formo de lingvo-ekzerco (p. 138-139). La tuto konsistas el ok linioj de Esperanta teksto por traduko en la hungaran. Pli frue en la libro, sur p. 57 de la “Enkonduko”, oni povas legi la poemon “Ho mia kor”” kaj kelkajn informojn pri la Unua Libro, la pseŭdonimo “D-ro Esperanto” kaj la naskiĝdato kaj hejmurbo de Zamenhof. Kompletigas tiujn magrajn donitaĵojn listigo de tri organizaĵoj sur p. 136-137: UEA, TEJO kaj ILEI. La sigloj estas klarigitaj kaj tradukitaj en la hungaran, sed neniu adreso estas aldonita. Nekomprenebla estas la ellaso de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) kaj Hungara Esperanto- Junularo (HEJ).
Rezultas, do, ke ĉe la fino de la libro, la lerninto estas lasita, se tiel diri, en la aero, ĉar li ne ricevas iun ajn konsilon pri la sekvaj paŝoj por perfektigi sian scion de Esperanto kaj uzi ĝin en praktika maniero. Mankas donitaĵoj pri hungaraj, internaciaj kaj fakaj organizaĵoj, la delegita reto, Pasporta Servo, kongresoj, seminarioj, alispecaj renkontiĝoj, turismaj aranĝaĵoj, radioelsendoj en Esperanto kaj internacia korespondado. La lernolibro havas neniun bibliografion kun referencoj pri aliaj lernolibroj, vortaroj, legolibroj, literaturaĵoj, revuoj, diskoj, kasedoj ks. Eĉ ne estas propono kontakti lokan grupon. Kiom da aliaj Esperanto-lernolibroj silentas pri la samaj temoj? Eble ĝuste pro tio la Esperanto-movado universala stagnas. Oni instruas, instruadas kaj pluinstruadas, sed la lernantoj forlasas kursojn, demetas lernolibrojn nur duone trastuditajn kaj malaperas, antaŭ ol ili povas esti varbitaj por aktiva partopreno en la Esperanto-komunumo.
24
9. Konkludo
Laŭ metodologia vidpunkto, Keves szĉ eszperantoul havas plurajn difektojn. Efektive, io ne estas en ordo sur la tereno de la Esperantlingva instrupedagogio en Hungario, La propagandistoj de la landa Esperanto-movado sendube uzos la eldonkvanton de 11 500 ekzempleroj por ŝveligi siajn ciferojn pri la nombro de esperantistoj en Hungario nuntempe, sed mi estas tre skeptika, ĉu tiu ĉi verko rezultigos sukcesan ellernadon de Esperanto, kaj mi ne estas optimisma, ke ĝiaj aĉetintoj amase aliĝos al la hungara Esperanto-movado.
En 1979 aperis la laŭte distrumpetita lernolibro de Jozefo HOR- VATH, 30 nap alatt eszperantoul (Esperanton en 30 tagoj)”. Malgraŭ siaj gravaj misoj kaj mankoj,“ tiu verko multe pli efike informis lernantojn pri la Esperanto-movado ol faras Kevĉs szĉ eszperantoul. Sed preskaŭ jardekon post ĝia publikigo, ankoraŭ ne estas videbla la antaŭeniranta agado de nova ondo da esperantistoj en Hungario.
Urĝe bezonataj estas rimedoj por certigi, ke aĉetantoj de lernolibroj kaj frekventantoj de kursoj vere lernas la lingvon ĉe la elementa nivelo, ricevos kuraĝigon pliperfektigi sian lingvoscion kaj sentos emon kaj devon aliĝi al la loka kaj internacia Esperanto-movadoj. Por atingi tiujn celojn estas necesaj ĉe la komenco metodologie bone elpensitaj lernolibroj, bazitaj sur modernaj lingvistikaj nocioj pri la instruado kaj lernado de fremdaj lingvoj. Plue, la enhavo de tiaj verkoj spegulu la realan kaj viglan etoson de la mondo de nuntempaj junuloj kaj plenkreskuloj. Tio signifas, ke legaĵoj devas esti aktualaj, interesaj kaj pensinstigaj. En lernolibroj por la spacepoko ne estas loko por banalaj, enuigaj rakontoj kaj versetoj por infanĝardenanoj. Multe pli enhavriĉaj legaĵoj sur ĉiuj niveloj troviĝas en la Esperantogazetaro. En la kazo de Kevĉs sz6 eszperantoul, mi demandas min, kial la aŭtoro ne ĉerpis materialon el periodaĵoj eldonataj en Hungario, kiel Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo, Juna Amiko, Sciencaj Komunikaĵoj kaj Fokuso? Tuta gamo de verkoj estas haveblaj: rakontetoj, raportaĵoj, beletraĵoj, popularsciencaj artikoloj kaj fakaj studaĵoj.
25
— paĝo 15 de la PDF —
Notoj de la red.
I. Tiu kasedo, bedaŭrinde, ĝis nun (komence de majo) restas ne-eldonita.
Nl. La vortoj “flanko, neniu, nombri” kaj “plezuro“ estas signitaj pasivaj verŝajne nur pro tio, ke ili enkondukiĝas frue (ekz. “nenio“” sur paĝo 49 antaŭas la tabelvortojn sur paĝo 55). Sed, fakte, ili aperas en neniu vortlisto (krom “nombri” en la listo de pasivaĵoj).
NII. Veras tamen, ke, kompare kun la hungaraj ekvivalentoj, nur la du unuaj ekzemploj bezonas klarigon.
Bibliografio
1. GOLDEN Bernard — “Kiel recenzi lernolibron? en Internacia Pedagogia Revuo — 1985; 15 (3): 75-77. Publikigita ankaŭ en: Esperanta Finnlando 1985; 5: 12-13; Informilo pri la Instrua Laboro 1985 dec.: 8 (mallongigita versio), Esperanto Teacher 1986 printempo; 149: 9,
2. CORSETTI Renato, LA TORRE Mauro, VESSELLA Nino — Lingua Esperanto, Corso di base — Edistudio, Pisa: 1984 — 302p.
3. HORVATH Jozefo — 30 nap alatt eszperantoul. Eszperanto nyelvkonyv — Magyar Eszperanto Szovetsĉg, Budapest: 1979 — 283p.
4. GOLDEN Bernard — “Aldonaj rimarkoj pri 30 nap alatt eszperantoul” en Budapeŝta Informilo — 1980 junio; 11 (6 [116]): 25-27.
26
Fernando DE DIEGO — Nuevo metodo de Esperanto para clases y autodidactas — Heroldo de Esperanto, Madrid: 1982 — 214 p.
Jam la titolo de ĉi tiu nova lernolibro verkita por hispanoj kaŭzas problemon. Ĝi estas nur relative nova, eldonita antaŭ ses jaroj, sed alveninta antaŭ nelonge al la recenzanto. Nome, la problemo por kiuj “klasoj” estas destinata la libro? Ĉu por baz- aŭ mezlernejaj klasoj, ĉu por alitipaj grupoj de la organizita instruado? Ni esperu, ke la analizado de la enhavo laŭ metodologiaj kaj didaktikaj kriterioj liveros kontentigan respondon, kiel ankaŭ al la demando: kio estas la esenco de ĉi tiu “nova metodo”?
En dek dialogoj klopodas la aŭtoro pentri kompletan bildon de la gramatiko de Esperanto, en tia formo, ke ĝi estu samtempe alproprigebla por la lernantoj/studentoj. Mi diras “bildon”, ĉar sistema resumo de gramatikaj reguloj ne troveblas en la lernilo. Verdire, la aŭtoro mem intencis prezenti la gramatikon per la indukta metodo, do tiel, ke “oni alvenas al la gramatiko deirante de la tekstoj”. Nur la demando estas, ĉu tio sufiĉas; tiu metodo estas kutima, uzata kaj efika, tamen estas konsiderende, ĉu — almenaŭ aldone — ne pliigus la efikon de la studado ia sinteza koncepto pri la gramatika strukturo de la lingvo, precipe en kazo de Esperanto, kies bazajn regulojn jam Zamenhof resumis en 16 punktoj? Eble la aŭtoro mem konsciis ĉi tiun mankon, doninte al la komenca parto de la libro kelkajn tabelojn strukturismajn de la kompleksaj verboformoj, la tabelvortoj kaj afiksoj. La du lastaj estas vere utilaj, la unua verŝajne nur timigas la lernantojn en la komenco de iliaj studoj. Pri fa apliko de la rezultoj de strukturismo ni trovas eĉ rektan provon en alia enkonduka ĉapitro titolita “strukturaj elementoj”, en kiu la aŭtoro logike prezentas la gramatikajn morfemojn kaj la sistemon de vortderivado kaj vortkunmetado en Esperanto.
La bezonatan vortprovizon la lernantoj devas alproprigi per multflanka aplikado de la tekstoj/dialogoj kaj per parkerigo de la vortlistoj.
27
— paĝo 16 de la PDF —
Ĉi tie nepre estas bezonata lerta kaj inventema instruisto/profesoro por doni ekzercojn, modelojn de la praktikado. Kaj pri la praktikado de la gramatika kaj leksika materialoj: en nenia metodo sufiĉas la du tipoj de ekzercoj proponataj de la libro, nome, la tradukado el la hispana al Esperanto kaj inverse. Tiel la uzado de la libro tute ne plenumos sian celon, la elformigon de aktivaj kapabloj paroli, kompreni, skribi kaj legi en Esperanto. Sed pozitivaĵo de la leksika materialo estas, ke ĉe ĝia kompilado la aŭtoro tre sperte utiligis la rezultojn de la kontrasta metodo. Eĉ, en la fino de la libro li donas bonegan liston de vortoj havantaj la saman aŭ tre similan formon en ambaŭ lingvoj, sed tute diverĝajn signifojn, por eviti la misan uzon de internaciaj vortoj. Ankaŭ estas utilaj kaj interesaj la listoj de esprimoj de ĉiutaga konversacio, kvankam prezentantaj la saman problemon: kiel ilin alproprigos memstare la lernantoj?
Ŝajnas, ke spite al la titolo, la efika uzado de la libro nepre kondiĉas la aktivan intervenon de instruisto. Tial ni diru, ke la lernolibro estas bone uzebla por hispanlingvaj plenkreskuloj en formoj de organizita instruado. Por aliaj aĝogrupoj aŭ por la memstara lernado tute ne: ĉi lastaj maksimume konfuziĝos pro la enhava riĉeco de la libro, kiun cetere kompletigas tre valoraj finaj ĉapitroj pri metriko, literatura kaj scienca aplikadoj, movadaj informaĵoj ktp. Kaj pri la “noveco” de la metodo? Certe ĝi estas nova nur pro la pionireco de ĉi tiu lernolibro en Hispanio.
VHZs
Edmond LUDWIG £: Renĉe TRIOLLE — Nouveau cours d’esperanto avec ou sans professeur — Heroldo de Esperanto, Madrid: 1986 — 194 p.
La kompleta titolo de ĉi konvene helverda lernolibro estigas du dubojn: ĉu ĝia noveco fakte estas io fundamenta kaj metodologie valida, aŭ temas nur pri novaperinteco? Ĉu ĝi — kaj entute: ĉu iu lernolibro — povas esti samtempe destinita por memstaraj kaj mem-
28
sidaj (pardonu: enkursaj) lernantoj? (Ĉi tiu dua demando leviĝas ankaŭ rilate al la ĉi-supre recenzitaj du lerniloj, kaj mi emus prirespondi ĝin nee.)
Ni vidu do iom kiel mienas kaj internas la lernolibro. Post tujkomenca bibliografieto “Por scii pli pri Esperanto” kaj “Por pli bone lerni” — kvazaŭ la verkintoj esperus, ke novkonvertito tuj flankenmetos ilian libron por enprofundiĝi alilibre! — paĝo 7 pensigas pri lernolibro de la angla, kie oni enkonduke demandus “Kio estas la angla?” kaj “Kial la angla?”. Sed for kun tiaj malicaj pensoj, Esperanta lernilo devas kompreneble (kaj bedaŭrinde) ne nur instrui, sed ankaŭ informi, propagandi, konvinki kaj varbi. Kion la verkintoj faras koncize kaj oportune, kvankam … estas ĝenerale konate, ke Zamenhof ne estis polo“. Oni tre lerte mencias, ke Esperanto estas konstruita lingvo samkiel aro da naciaj lingvoj modernaj; estas menciitaj la reguleco kaj logikeco de Esperanto. Laŭ mi mankas akcento pri la multaj similecoj de Esperanto kaj la franca, atentigo pri samecoj kaj diverĝoj — kiel la listo de “falsaj amikoj” en la porhispana libro de DE DIEGO; ankaŭ en la bibliografieto ne aperas la ĉi-rilata verko de A. RIBOT kaj R. BERNARD: “Falsaj amikoj en Esperanto”. Ĉu por ne trokuraĝigi francajn lernantojn? La resumo “La gramatiko dum palpebrumo” (pp. 11-12) estas tre konvinka; domaĝe, ke la iom timiga korelativa tabelo aperas ne ie poste en la libro. La fonetikaj klarigoj (pp. 15-16) daŭre aludas la francan, sed, kompreneble kion alian fari? Tiun klasikan mankon de internacilingvaj lerniloj povas forigi nur magnetofona bendo.
Antaŭ ol transiri al la lecionoj mem, konstatendas, ke mankas ekzercigo de la antaŭparolaj gramatikaĵoj; tial la lernanto “estas ĵetata en profundan akvon” ĉe la unua leciono. La mezlongajn — maksimume unupaĝajn — bazajn tekstojn de la dek du lecionoj sekvas pritemaj demandoj; vortolisto kun tamen kelkfoja, sed iom magra komparo kun la rilataj francaĵoj; ekzercoj kun librofinaj solvoj; ekzemploj pri afiksoj kaj sufiksoj; ŝanĝiĝa kvanto da novaj gramatik-
29
— paĝo 17 de la PDF —
aĵoj. La ekzercoj ŝajne rilatas al la poste klarigita gramatiko, sed tio ne tro gravas. Pli ĝenas ilia monotoneco. Post la kvina leciono, ekzemple, ĉiuj ses ekzercoj estas transformo de frazoj laŭ antaŭdonita modelfrazo. Troveblas ankoraŭ kompletigoj, unusola traduko — el la franca (p. 25) — kaj apenaŭ io pli. Tute mankas konversaciigaj demandoj (eble ĉar memlernantoj ne bezonas tiujn?), tradukoj el-Esperantaj kaj praktike ankaŭ alidirektaj. (Traduko estas unu el la malmultaj ebloj plibonigi stilon jam dum komenca kurso — kvankam oni ne troigu kiel DE DIEGO faris per la ekskluziva uzado de tradukoj kiel ekzercmaterialo.)
La lecionoj pritemas la vivon de diversaj membroj de la familio Hom, kun la ĝusta dozo de internacieco (la patrino parolas kun la filo Ralf de la junaĝo germane, kaj li poste iras studi la lingvon en la cellando) kaj esperantisteco (“ĉiuj anoj de la familio parolas Esperanton”; la lastaj du lecionoj pritemas Universalan Kongreson: “La mondkongreso” kaj “Postkongresaj konsideroj”). La tekstoj sukcesas esti pli interesaj ol la kutimaj pritamiliaj ripetajoj dank’ al ilia konversacia karaktero: lecionoj 2, 3, 5, 7, 9 prezentas viglajn dialogojn; la naŭa eĉ titoliĝas “Disputo inter gefratoj”, dum la sepa fariĝas fine ekologia diskuto, kaj la sesa ekzemplas la tiel gravan ĝenron de letero.
La tria parto enhavas kvardekon da paĝoj, kiuj liveras elstaran antologieton de la originala kaj traduka Esperanta verkado (Saint- Exupĉry, Valano, Sekelj, Lorjak, Schwartz kaj aliaj) eĉ kun artikolo el Monato. Bedaŭrinde, inter la paĝoj 151 kaj 190 okazis iu stranga konfuzo: la numerado nenie kongruas kun la enhavtabela indiko.
Fine sekvas kelkaj informoj pri interpunkciado (tre simplige), vortdivido, mallongigoj kaj versfarado — ĉi-lastan ilustras bone elektitaj poemoj. (Konvenus tamen signi, se temas nur pri fragmenta cito.) La lasta ĉapitro alfabete informas pri bibliotekoj, kanzonoj, komerco, kongreso, ktp. — diversaj facetoj de la Esperanta vivo. Tromalice ni menciu la nemencion de la budapeŝta Esperanto-fako ĉe la kapvorto “Universitatoj” …
30
La respondo al niaj komencaj demandoj do ŝajnas: la libro ne kaŭzos metodologian revolucion, sed ĝi plurrilate superas la mezan nivelon (intereseco, informriĉeco, viva lingvaĵo, prezento de pluraj stiltavoloj); ĝi taŭgas pli por kurso ol por individuo (pro la senvarieco de la ekzercoj, pro la nefacila retrovebleco de gramatikaĵoj).
Istvin ERTL
ALVOKOJ
GERMAIN PIRLOT, Kemmelbergstraat 5/b.3, B-8400 Oostende, Belgio, kompiladas informojn pri la leĝa situacio de Esperanto en la lernejoj (elementaj, mezgradaj, superaj) kaj ĉefe pri ĝia oficiala instruado en universitatoj kaj superaj institutoj.
Se vi povas helpi iamaniere, kontaktu lin kaj/aŭ instigu kursgvidant(in)ojn de oficialaj Esperanto-kursoj je supera instruado, por ke ili informu S-ron Pirlot.
Tiu alvoko ĉiam validas. Antaŭdankon pro via kunlaborado.
EDWARD SYMOENS, Putsesteenweg 131/2, B-2180 Kalmthout, kompiladas informojn pri universitataj aŭ altlernejaj tezoj, disertacioj aŭ diplomverkoj rilate al Esperanto, interlingvistiko, la internacia lingvoproblemaro k.s.
Bezonataj informoj: nomo kaj adreso de la verkinto, titolo de la verko, Universitato aŭ Altlernejo en kiu la diplomo estas akirita, eventuale la fonto de la informo (revuo, rekta informo ktp.).
ad;
— paĝo 18 de la PDF —
Aktualaĵoj – Okazintaĵoj – Diversaĵoj – Informaĵoj – Sciindaĵoj
MH La VI-a internacia metodologia seminario en Straznice
La sudmoravia urbeto StraZnice estas konata ne nur pro siaj riĉaj folkloraj tradicioj kaj bona vino. En tiu ĉi urbeto travivis siajn knabajn jarojn neniu malpli grava ol Jan Amos Komensky, do Komenio, instruisto de nacioj. Inter la 19-a kaj 24-a de aprilo 1988 li fariĝis spirita patrono de pedagogia kunveno, kiun partoprenis kvardeko da Esperanto-instruistoj el ses landoj. Sub la aŭspicioj de ILEI, reprezentita per la sekretario Marin Bacev, la komisiitoj por IMS-oj Zsuzsa Barcsay kaj Till Dahlenburg kaj la organizinto de antaŭaj du IMS-oj Irena Szanser. La enkonduka prelego de Zsuzsa Barcsay analizis fakajn programerojn kaj resumis la problemaron de la antaŭaj seminarioj, okazintaj en Pollando, Hungario kaj Bulgario. Realiĝo de la sesa IMS en Ĉeĥoslovakio donis al ĉeĥaj Esperanto-instruistoj bonan eblecon renkonti siajn eksterlandajn gekolegojn kaj pridiskuti kun ili siajn ideojn kaj spertojn. La ĉeftemo “Evoluigo de la kvar komunik-kapabloj” estis pritraktata dum tri prelegtagoj en 19 prelegoj (el kiuj tiuj de Kovacs kaj Donhai laŭtlegiĝis pro neĉeesto de la koncernaj prelegantoj):
1. Dan Maxwell (NL) — Du kvinlandaj eksperimentoj (raporto pri pedagogiaj eksperimentoj en instruado de Esperanto kaj de fremdaj lingvoj).
2. Till Dahlenburg (GDR) — Interligo inter ĝenerala klerigado kaj Esperanto-instruado.
3. Achim Zettier (GDR) – Pri la rolo de la lernpsikologio por efika instruado.
4. Marta Kovacs (H) — Test-ekzercoj por fortigi perceptivajn kaj reproduktivajn kapablojn.
32
5. Stano Marĉek (CS) — Aŭdvida Esperanto-kurso por progresintoj (praktika montro helpe de lumbildoj kaj sonkasedo).
6. Josef Vojaĉek (ĈS) — Modernaj instrumetodoj kaj ilia aplikado en la lingvo-instruado.
7. Ilona Koutny (H) — Komputilo: kontribuo al la evoluigo de skribo kaj aŭskulto (kun praktika ekzemplo de parolsintezo).
8. Katalin Kisfaludy (H) — Enkonduka komputila Esperanto-kurso (Bedaŭrinde, pro manko de bezona komputilo, la aŭtorino ne povis montri sian programon ankaŭ praktike).
9, Milos Bloudek (ĈS) — Esperanto en komputilaj programoj (Praktikaj ekzemploj).
10. Irena Szanser (PL) — Psikologiaj kaj lingvistikaj konceptoj influantaj la metodologion de fremdlingva instruado.
11. Pavla Jodasova (ĈS) — Principoj de informiva instruado.
12. Linhart Ryznar (ĈS) — Rektmetoda instruado kaj ĝiaj instruhelpiloj.
13. Stefan MacGill (H) — Al parola lerto per komuniksituacia sperto.
14. Jan Repa (ĈS) — Kluboj de internacia amikeco (Propraj spertoj kaj konkludoj).
15. Miroslav Malovec (ĈS) — Problemoj de skribaj kursoj (Analizo de plej oftaj eraroj de lernantoj).
16. Magda Ŝaturova (ĈS) — Bazaj leksikologiaj principoj de dulingvaj vortaroj.
17. Ivanka Spasova (BG) — Ekzercoj en Esperanto-instruado por progresantoj (kun praktikaj ekzemploj).
18. Cao Donghai (ĈPR) — Komparado kaj induktado de gramatikaĵoj por progresintoj.
19. Vaclav Horĉiĉka (ĈS) — Esperanto en lernejoj (konsideroj).
Prelegoj 6 kaj 13 estos publikigitaj en Starto, plejparto de la aliaj (1, 2,3,4,7, 10, 12, 16 kaj parte pliaj) estis surbendigitaj kaj do disponeblaj ĉe la magnetofona servo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
33
— paĝo 19 de la PDF —
Krom la prelegoj oni havis okazon babili pri Somera Esperanto- Tendaro en Lanĉov kaj pri la pasinta Universala Kongreso de UEA en Varsovio. La programon kun diapozitivoj preparis Pavla Jodasova kaj Jan Pavlik. Dum ekskursa tago oni vizitis interesan muzeon de folklora arĥitekturo, skanzenon en StraZnice, kastelon en Milotice kaj barokajn vinkelojn en Petrov. Al la amuzprogramo apartenis prezentado de folklora grupo Lipina kaj ĝia kordcimbala muzikista grupo el Vraĉov.
La ILEI-respondeculoj kaj organizinto de la sesa IMS kunsidis fine de la seminario por konkludi, komenti kaj rekomendi pluan laboron. Jen kelkaj el la rekomendoj:
— La venonta IMS okazu laŭeble en Slovakio; ĝia kadrotemo estu “Lingvopedagogiaj aspektoj de la Esperanto-instruado; specife kapabligo de instruistoj kaj lernantoj je lingvaj komparoj (konsciigo pri interferoj k.s.), apliko de lingvaj scioj (transiro de receptivaj kapabloj al produktivaj) cele al morala edukado kaj plivastigo de ĝenerala klereco.
— En ĉiu IMS estu resuma informo pri la plej gravaj aktualaj tendencoj en la instruado de etnaj fremdaj lingvoj, inkl. analizon kaj adapton de elektitaj etnofremdlingvaj lernolibroj.
— Regule okazu prezentado kaj preparita prijuĝo de nove aperintaj lernolibroj kaj aliaj instruhelpiloj de Esperanto.
— En la programo estu antaŭvidata ankaŭ esperantologia prelego pri temo, kiu estas grava por la praktika lingvoinstruado.
— Unuopaj temoj el la kadroprogramo de unueca kvalifiko de kursgvidontoj ankaŭ en la estonteco estu traktataj en IMS-oj.
— La ĉeestantoj estu aktivigataj pere de modellecionoj kaj testado rilate al difinitaj lingvopedagogiaj problemoj.
— Estas dezirinde, ke la eksterlandaj gastoj havu eblecon renkontiĝi kun la pedagogia sekcio de la koncerna L.A.
— La anticipa informado pri la IMS-oj estu frua kaj publika!
34
— Gvida funkciulo de la L.A., krome reprezentantoj de ŝtataj, politikaj kaj klerigaj instancoj partoprenu almenaŭ la malfermon de la IMS-oj.
— Superrigardo pri la enhavo de la ĝisnunaj IMS-oj estu kompilota kaj publikigota en la revuo Esperanto kaj IPR.
V.K. Barandovski, pedagogia sekcio de ĈEA, Zs. Barcsay kaj Dr. T. Dahlenburg, komisiitoj pri IMS-oj flanke de ILEI
Y Nova revueto “La racia lingvo”
Distrikta estraro de GDR ekde 1987 eldonadas la germanlingvan revueton Die rationelle Sprache (La racia lingvo), kiu informas esperantistajn kaj neesperantistajn legantojn pri la aktivecoj de GDREA, pri la evoluo de la internacia Esperanto-movado, pri la senco de okupiĝo pri Esperanto kaj pri la aplikeblecoj de tiu planlingvo. Tiel ĝi celas disvastigi publikan scion pri Esperanto en GDR kaj motivigi interesitojn lerni la lingvon.
Die rationelle Sprache aperadas sesfoje jare kun po 8 paĝoj. La lasta paĝo de ĉiu eldono, kiu enhavas rakontetojn, humuraĵojn, poezion, informojn, anoncetojn ktp., estas esperantlingva.
La redakcio daŭre bezonas aktualajn informojn rilate la progreson de la Esperanto-movado kaj petas ĉiujn organizaĵojn, estrarojn, aktivulojn sendi aktualajn materialojn pri la diversaj aktivecoj kiel: planitaj aŭ okazintaj aranĝoj, atingitaĵoj (ekz. ekinstruo aŭ ekuzo de la lingvo), eldonaĵoj, iniciatoj ktp. La respondeca redaktoro dankas anticipe por la kunlaboremo.
VY Aperas “Ĉeroka Esperantisto” (el letero al la redaktejo)
Mi estas juna ĉeroko, fraŭlo, kiu eldonas gazeton. Mi parolas la rapide pereantan ĉerokan lingvon. (…) Dum du jaroj mi aktivis en Esperant-
35
— paĝo 20 de la PDF —
ujo (…), en 14 landoj. Mi estas dumviva membro de UEA. (…)
Mi nun estas en malliberejo. Mi frontas mortpunon pro krimoj, pri
kiuj mi estas senkulpa. Detaloj pri tio aperos en mia gazeto. (…) Ĉiu
numero de la gazeto enhavos interalie:
k Ĉeroklingvan sekcion kun Esperanta traduko, kiu estos io el ĉeroklingva literaturo;
2. Sekcion pri ĉerokaj gramatiko kaj lingvistiko;
3. Sekcion pri ĉerokaj historio kaj kulturo.
4. Rubrikon pri “Poliespo”.
(…) Kiam Zamenhof prezentis Esperanton al la mondo, Ĉerokujo estis sendependa nacio. (…) En 1828 aperis “La Ĉeroka Fenikso”, la unua indianlingva gazeto en la mondo. (…) Ĉerokoj estas la sola indiana popolo kun propra skribsistemo. Ĝi estas silabaro inventita de Sequoyah.
En la gazeto mi pritraktos la demandon ĉu Zamenhof studis la ĉerokan lingvon? (…) Ekzistas grandaj kaj gravaj similaĵoj inter la ĉeroka kaj Esperanto (kunmetiteco kaj afikseco, vokaloj a///0/4 kun simila gramatiko rolo kiel en Esperanto, demanda silabo “ĉu”.
(…) Kio estas “Poliespo”? Ĝi (…) estas polisinteza Esperanto. Ĝi estas indiana lingvo (…) kiu uzas la ĉerokan polisintezan sistemon. Poliespo estas la plej facile akirebla polisinteza lingvo. (…) Poliespo estas via ora ŝanco akiri indianan spiriton.
Bonvolu enmeti internacian respondkuponon kun via letero por ebligi mian respondon. Mi rapide respondos. La Ĉeroka Esperantisto aperos dufoje en ĉiu monato. Mi sendos ĝin senpage dum unu jaro al ĉiu, kiu donacos al mia leĝdefenda fonduso sumon egalan al UEA- kotizo en kategorio MA (—K). Bonvolu do sendi 35 dolarojn usonajn per internacia poŝtmandato, pagebla (…) al jena adreso: Billy R. Waldon, c/o Max Brande, 425 S. New Hampshire 204, Los Angeles, CA 90020 USA. Aŭ sendu 70 ned. gld. al UEA en Rotterdam por la konto de Billy R. Waldon. Se vi ne povas donaci tiom, donacu kiom vi povas kaj mi sendos al vi la gazeton laŭ mia povo.
36
Mi ne monavidas. Mi sendus ĝin’ senpage al ĉiuj, se mi povus. La unua numero jam haveblas. Nur tiun vi ricevos kontraŭ 3 int. resp. kup. aŭ 2 dolaroj.
B.R. Waldon; ĉeroklingve N.I. Sequoyah
€e Opus Nigrum
Aperis numeroj 1987/3 kaj 1987/4 de la periodaĵo de la budapeŝta Esperanto-fako Opus Nigrum. La n-ro 3 enhavas Esperante novelon originalan de Georgo Kamaĉo kaj tradukitan de Aleksandr Kuprin, vojaĝrakonton de Marco Dutra kaj poemojn. La n-ron 4 konsistigas kompleta, ilustrita hungara traduko el La Infana Raso de William Auld. Post la ĝisnuna “egal-lingveco” Opus Nigrum estos 709o esperantlingva, 309o hungara. Aperas kvar numeroj en jaro. Unuopa ekzemplero mendeblas kontraŭ 3 respondkuponoj, jarabono kostas 10 kuponojn. La adreso de la redaktejo samas kun tiu de IPR.
37
— paĝo 21 de la PDF —
Raportoj
22a KONFERENCO DE ILEI Kerkrade (NL), 16-23 julio 1988
Ĝis la unua de julio proksimume 90 personoj aliĝis al ĉi tiu aparte grava
faka renkontiĝo de esperantistaj geinstruistoj, dum kiu i.a. jenaj temoj
estos pritraktataj:
1. Informaj demonstracioj pri diversaj metodoj, kadre de la konferenca temo “Tradiciaj kaj modernaj instrukonceptoj en la instruado de Esperanto”.
a) Prelegoj: Marin Bacev (BG) — La sugestopedia metodo Oene Hoekstra (NL) — La esplorkreiva metodo Zlatko Tiŝlar (YU) — La Zagreba metodo Jozefo Horvath (H) — La “pirata” metodo Audrey Childs-Mee (NL) — La Cseh-metodo A.S. Melnikov (SU) — La metodo per didaktikaj ludoj Ilona Koutny (H) — La komputila metodo. Stefan McGill (H) — La situaci-komunika vojo b) Pliaj metodologiaj diskutrondoj kun: John Ibbotson (Britio) Denis E. Keefe (Usono) Zhang Danchen (Ĉinio). 2. Pridiskuto kaj aprobo de tri ekzamendosieroj a) Internaciaj Ekzamenoj, kiuj okazas dum la Universalaj Kongresoj de UEA; b) Instrurajtigaj kursoj kaj ekzamenoj; c) Internacia Unueca Ekzamensistemo pri trinivela lingvoscio. 3. Interna funkciado de ILEI a) Adapto de la statuto kaj regularo
38
b) Komunikado kun la membroj: — Internacia Pedagogia Revuo (IPR) — eldono de dumonata novaĵletero — eldonprogramo de libroj kaj broŝuroj c) Funkciado kaj konsisto de la sekcioj ĉ) Starigo de novaj sekcioj kaj/aŭ akcepto de reprezentantoj d) Financaj aspektoj de la asocio: — situacio de kandidat-membroj en nepagipovaj landoj — ellaborado de ĉiujara buĝeto — principoj pri financaj intervenoj — kiel akiri pli da enspezoj e) Aprobo de trijara laborplano f) Starigo de konstanta, fiksa ILEI-Centro g) Estontaj ILEI-konferencoj h) Varbado de novaj membroj
4. Ekstera agado
a) Rilatoj kun UEA
b) Rilatoj kun la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) c) Rilatoj kun aliaj kunlaborantaj institucioj
ĉ) Organizado de la “Tago de la Lernejo”
d) Kunlaboro kun la Terminologia Esperanto-Centro de UEA e) Kunlaboro en la Internaciaj Metodologiaj Seminarioj
f) Kunlaboro kaj apogo de la universitataj docentoj
g) Rilatoj kun Unesko.
5. Diskutoj pri fakaj programeroj
a) La Lerneja Projekto (Brown) de UEA
b) Produktado de aŭdvidaj kasedoj kun serio de modellecionoj
c) Kiel organizi, internaciskale, perfektigajn kursojn por geinstruistoj? — pere de korespondaj kursoj — pere de seminarioj
ĉ) Disponigo de ekspozici-materialo.
39
— paĝo 22 de la PDF —
6. Elektoj Tre grava, eĉ decida okazaĵo por ILEI estas la elekto de nova, dinamika estraro por la daŭro de tri jaroj.
7. Cseh-aranĝoj
Laŭ la enskriboj estos organizataj:
a) Cseh-kurso por komencantoj
b) seminarioj A kaj B por instruantoj de Esperanto c) renkontiĝoj por interŝanĝi spertojn.
Praktikaj informoj
— LKK-sekretariino: s-ino Mila van der Horst-Kolifska, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Tel. 70-556677 (inter la 10a kaj 15a horoj).
— Ĉiuj aliĝintoj ricevos antaŭ la Konferenco pli detalan programon, horaron kaj praktikajn informojn pri la konferencejo.
— En la paperujo troviĝos, plie, labordokumentoj pri ĉiuj pritraktotaj programeroj, por faciligi kaj plirapidigi la diskutojn.
— Aliaj programeroj eventuale aldoniĝos lastmomente.
23a KONFERENCO DE ILEI
Ĝi okazos en 1989, tuj post la Universala Kongreso de UEA (Brighton) en la Gwent College of Higher Education, Caerleon (Newport), Suda Kimrujo (inter Cardiff kaj Bristol).
Kadrotemo: Motivado en la lerneja instruado de Esperanto Kontaktadreso: s-ro Arnold Pitt, Brita sekciestro de ILEI, Yew Tree Cottage, Ivington Road, Leominster HR6 8QD, Britio
40
INTERESAJ LABORRENKONTIĜOJ
Je la sojlo de la dua jarcento de Esperanto estas utile mediti kaj diskuti pri la nuna stato de la Esperanto-movado, antaŭ ol lanĉi novajn programojn kaj planojn. Por tiu celo okazos pluraj konferencoj.
La unua konferenco estos kvazaŭ daŭrigo de la simpozio “Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo”, aranĝita apud Varsovio fine de aprilo 1984. Ĝi okazos en Szeged (Hungario), 13-16 julio 1988. Informoj ĉe Hungara Esperanto-Asocio, Segedo 88, P.F. 193, H-1368 Budapest.
La dua estos “movadologia” simpozio pri la temo “UEA al nova strategio por nova jardeko”. Ĝi okazos dum sabato, la 23an de julio 1988, ĵus antaŭ la Universala Kongreso. Informoj ĉe: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam.
La tria okazos dum la “Tago de la Lernejo” en la kadro de la UK en Roterdamo. Ĝi pritraktos pli specifajn aspektojn de la estonta agado: La ĝustaj formoj de la lerneja politiko koncerne la oficialan enkondukon de Esperanto en lernejojn. Informoj ĉe: E. Symoens, Putsesteenweg 131/A, B-2180 Kalmthout.
La kvara grava renkontiĝo estos internacia seminario en Ahrenshoop (GDR), de 5 ĝis 10 decembro 1988, pri la temo “Sojle de la dua jarcento: Esperanto-lingvo kaj -parolantaro. Kion konservi, kion ŝanĝi?” Informoj ĉe: Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, Otto- Nuschkestrasse 1, DDR-1080 Berlin.
NOVA FAKLITERATURO EN ESPERANTO: MINERALNOMOJ
Kvankam ĝi ne havas pedagogian valoron, sed tamen estas grava ilo
por universitataj studoj, eble por esperantistaj instruistoj pri geologio, ni mencias la eldonon de listo de proksimume 3000 mineralnomoj. La
41
— paĝo 23 de la PDF —
liston redaktis Tom HQG, universitata bibliotekisto en Oslo, kiu multe okupiĝas pri geologio kaj mineralogio. Post la norvega nomo sekvas la nomo en la Internacia Lingvo kaj en la angla, la etimologio, la kemia formulo kaj la numero laŭ la Dewey-sistemo por klasifikado de mineraloj. Informoj ĉe: Odd Tangerud, Lillebo, Horgenvegen, N- 3300 Hokksund.
AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ SAN MARINO (AIS)
Antaŭ kelkaj monatoj, la estraro de ILEI subskribis deklaracion, en kiu ĝi agnoskas kaj promesas agade subteni la Akademion Internacian de la Sciencoj. Gi esploros la rimedojn per kiuj ILEI plej efike kaj laŭstatute (art. 4.8) aktive povos kunlabori kun tiu elstara institucio.
Ekde la 2a de majo 1987 la Akademio de Sciencoj (AIS) San Marino plenjure ekzistas. Ĝi estas institucio fondita laŭ decido de 1983-05-19 de la Sanmarina Registaro, agnoskita 1986-11-25 de la “Konsilio de la XII” (la plej supera instanco de la Respubliko San Marino). Ĝi estas esence ne ŝtata, sed internacia, do en sia agado ne dependa de direktivoj de la registaro de San Marino, kiu tamen materie apogas la Akademion.
Kvankam AIS uzas por konferencaj prelegoj en limigita procentaĵo ankaŭ siajn kvar aliajn oficialajn lingvojn (la anglan, la francan, la germanan kaj la italan), la ĉefa laborlingvo laŭstatute estas la Internacia Lingvo. Ĉi tiu estas ekskluzive uzenda: le por ĉiuj kunsidoj kaj protokoloj de la Senato kaj de la Ĝenerala Asembleo; 2e por la kursoj kaj lekciserioj kiuj validas por la oficialaj ekzamenoj ĉe AIS, kaj 3e por la kandidat-prelegoj de tiuj, kiuj celas akiri aŭ agnoskigi pere aŭ flanke de AIS siajn sciencistajn gradojn aŭ titolojn. Per tio AIS fariĝis la
42
unua ŝtate agnoskita universitateca institucio de la parolantaro de la
Internacia Lingvo en la mondo! AIS do estas ponto inter la scienca
mondo kaj la Esperanto-movado…
Ĉiuj apogantoj de la Internacia Lingvo en kaj ekster la organizita Esperanto-movado estas alvokitaj al apogo de AIS por stabiligi kaj kreskigi ĉi tiun institucion nemalhaveblan por la plua enradikigo kaj disvastigo de ĉi tiu nekontesteble plej moderna, preciza, esprimriĉa, kaj tamen facila vivanta kulturlingvo de la mondo.
Kiel eblas apogi AIS?
Ĉiu kultivita homo, ĉu komencanto ĉu progresinto de la Internacia Lingvo, estas invitita aliĝi al la sciencaj kaj kulturaj aranĝoj de AIS, precipe al SUS (Sanmarina Universitata Sesio) en San Marino. La estraro rajtas aligi kiel subtenantajn membrojn (SMdAIS) kun voĉdonrajto ne nur sciencistojn, sed ankaŭ aliajn apogantojn, kiuj pretas pagi jarkotizon (DM 100 aŭ 50 internaciajn respondkuponojn).
Plenumante sian regularon AIS celas kunigi en sian Internacian Sciencistan Kolegion (ISK) — t.e. en la plej vastan rondon ĉirkaŭ AIS, el kiuj la efektivaj membroj kaj la adjunktaj apartenantoj estas alvokeblaj — ĉiujn sciencistojn en la mondo (kaj dokumentadi ilin per kontakt-registro “Internacia Sciencista Dokumentaro”), kiuj:
1. estas jam akirintaj ie en la mondo sciencan nivelon proksimume egalan al la bakalaŭreco (do postulantan minimume 2-3 jaran universitat-nivelan studadon),
2. posedas propraopinie la kapablon kompreni — almenaŭ helpe de vortaro — tekstojn skribitajn en Esperanto, kaj
3. aprobas la principon de la sennacieco de sciencoj kaj la celon de AIS, iom post iom redukti la lingvodiskriminacion en la internacia scienca kunlaborado.
La aliĝo al ISK okazas per plenumo de “pripersona informilo” havebla ĉe la prezidanta sekretariejo de AIS. La simbola jarkotizo (ekde 1988 du internaciaj respondkuponoj aŭ DM 4.-) estas krome la nura postulo ligita al ĉi tiu paŝo al la Akademio de Sciencoj.
43
— paĝo 24 de la PDF —
Sciencistoj, kiuj jam akiris sciencistan gradon aŭ titolon kun bona rezulto kaj kiuj bone parolas la Internacian Lingvon, estas invititaj helpi per partopreno en la proceduro de la “adapta adopto” stabiligi la reputacion de la sciencaj gradoj agnoskitaj de AIS. Helpi oni ankaŭ povas per diskonigo de la ekzisto kaj aktivecoj de AIS, ĉu inter privataj konatuloj kiuj siavice apogu, ĉu per publikaĵoj en nacilingvaj aŭ internacilingvaj gazetoj. Kompletajn informojn oni ĉerpu el la oficialaj sciigoj de AIS, kiuj aperadas en Esperanto ekde 1983 en la kvarlingva kvaronjara revuo Humankvbernetik kaj en ties kromvolumo “Ekesto kaj celoj de AIS”; ilin senpage ricevas la SMdAIS, kaj en ĉiuj universitataj bilbiotekoj ili devus esti troveblaj. Kontaktadreso por pluaj informoj kaj aliĝoj: Prezidanta sekretariejo de AIS, Kleinenberger Weg 16b, D-4790 Paderborn.
Ĵus aperis “Oficialaj Sciigoj de AIS”, kun la provizora, unuecigita ekzamenregularo, listoj de novaj membroj kaj la programo por la 5-a Sanmarina Universitata Sesio (SUS 5), okazonta de 1988-08-27 ĝis 09-
05 en la Convento S. Maria dei Padri Servi di Maria, Borgo Maggiore Valdragone, Respubliko de San Marino.
— paĝo 25 de la PDF —
LABORKOMISIONOJ
Statistiko : Pirlot Germain, Kemmelbergstraat 5, b. 3, B-8400 Oostende Didaktikaj : Sossois Georges, rue de la Consolation 2, B-6400 Couvin lad(il)oj
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
UNESKO : (Rilatoj de reciproka informado, Kategorio C) : 7 Place Fontenoy, F-75007 Paris. Reprezentantoj de ILEI: Fairbank James, 6 Avenue Th. Rousseau, F-75016 Paris Francois Lo Jacomo, 14 rue de la Pompe, F-75016 Paris
FIMEM : Fedĉ€ration Internationale de Mouvements d’Ecole Moderne, 35 Avenue Jottrand, B-1030 Bruxelles ICEM : Institut Coopĉratif de l’Ecole Moderne, Le Pallet, F-44330 Vallet UEA : Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam SAT : Sennacieca Asocio Tutmonda, 67 Avenue Gambetta, F-75020 Paris EC : Esperanto Centro, Pf. 1450, D-4790 Paderborn EEC : Eŭropa Esperanto Centro, Schotlandstraat 73, B-1060 Brussel IEI : Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag IKS : Internacia Kultura Servo, Pf. 499, YU-41000 Zagreb KCE : Kultura Centro Esperantista, BP 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds KSM : Koresponda Servo Mondskala, “Les Hortensias”, 121 bis Boulevard
Napolĉon III, F-06200 Nice
Kontribuaĵoj al IPR sendendaj en du ekzempleroj, tajpitaj, al la adreso de la Redaktejo (vd. kovrilpaĝon)
Abonado al IPR kaj membriĝo al ILEI: (membrokotizo 40 Svedaj Kronoj) ; 1) poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). «La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj» (ILEI). Sodra Rorum pl. 455, S-242 00 Horby (Svedujo). 2) poŝtĝirkonto: 3789 64 — ILEI 2814 — UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando)
Kiom da novaj membroj vi varbis?
IPR 1988/3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift == Afgiftekantoor: Antwerpen X Jarkolekto 18 Trimonata jul.-sept. 1988
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj ILEI
REDAKTA KOMITATO
Carlevaro, T. (CH) Maitzen, M. (A) Formizzi, G. (I) Mallia, C. (M) Lins, U. (D) Mizuno, Y. (J) Ludwig, E. (F) [Szerdahelyi I. (H) |
Redaktisto: Istvan Ertl, Universitato ELTE, Budapest Respondeca eld to (verantw. uitgever): E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout
Redaktejo: Esperanto-fako, Universitato ELTE/BTK H-1364 Budapest, Pf. 107
IPR B 36 1180966/185 Presado: Grafika Centro Antverpeno,
Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, 9 –32-3-234 34 00
— paĝo 2 de la PDF —
Jarkolekto 18 jul.-sept. 1988 N-ro 3, 1988 «Internacia Pedagogia Revuo» estas sendependa forumo de la tutmonda pedagogaro. Ĝi aperas kvarfoje jare. La redakta komitato rajtigas sin mallongigi aŭ korekti
la manuskriptojn nur laŭ lingvaj vidpunktoj. Manuskriptojn ni ne resendas. Reproduktaĵoj, tradukaĵoj estas permesataj, eĉ rekomendataj, kune kun fontindiko.
Didaktiko
VIKTORIA BALOGH
RILATO INTER LA MATEMATIKA PENSMANIERO KAJ ESPERANTO-INSTRUADO (dua parto)
Prepari la parolkapablon dum lingvoinstruado estas malfacila tasko, kiu havas kelkajn gradojn. La unua grado en parolado estas la demanda-responda formo. La geknaboj respondas per frazmodeloj la demandojn starigitajn. La dua grado jam supozas memstarecon, ĉar ni dezirus, ke ili parolu iom daŭre pri iu temo. Pro tio ni paroligas ilin pri bildoj sen demandoj aŭ lernigas al ili ŝercojn kaj rakontojn parkere. La malavantaĝo de la dua maniero estas, ke ili kutime ne povas apliki la ellernitajn frazojn en siaj liberaj direndaĵoj; de la dua, ke eĉ en la gepatra lingvo ne venus al ili frazoj pri la bildoj en la kapon.
La matematika pensmaniero povas helpi je tio: agadseriojn matematikistoj reprezentas per procez-figuroj. La plej simpla el tiuj estas la lineara algoritmo, en kiu la agadoj senpere kaj sen retrokuploj sekvas unu la alian. Ekzemple en respondo al la demando ”Kiel vi preparas vin matene?” la agoj:
MI VEKIĜAS JE LA SEPA
MI ELLITIĜAS
MI LAVAS MIN
MI KOMBAS MIN
MI VESTAS MIN
MI MATENMANĜAS
MI PURIGAS LA DENTOJN
MI KONTROLAS MIAN TEKON
MI ADIAŬAS KAJ IRAS EN LA LERNEJON estas formuleblaj tiamaniere, se la unuopajn agojn kiel ”instrukciojn” oni enskribas en paralelogramojn, en ”blokojn” kaj kunligas ilin per sagoj. La algo-
IPRei
— paĝo 3 de la PDF —
ritmon komencas, resp. finas la instrukcioj START (EKO) kaj STOP (FINO), skribitaj en cirklon. La lernantoj simile povas koncepti por si ekz. la agadseriojn, kiuj respondas al al demandoj:
Kiel vi aĉetas en memserva vendejo?
Kiel vi kuiras ovaĵon?
Kiel eblas telefoni?
Kiel vi tagmanĝas?
Kiel oni lernas posttagmeze?
Kiel oni aĉetas bileton por vojaĝo? ktp.
Dum la lernantoj preparas la procezfiguron, ili solvas la taskojn kolekti elementajn paŝojn de iu ago, esprimitajn per simpla frazo; ordigi tiujn paŝojn en logikan ordon; elekti la gravajn paŝojn kaj forlasi la malgravajn. Kiam ili rerakontos la agadserion, ili pensos ne pri unuopaj ellernitaj frazoj, sed pri unuopaj agoj jam originale esprimitaj en Esperanto.
Niaj agadoj ne ĉiam estas linearaj. Ĉe la paŝoj de la algoritmoj povas okazi problemoj, demandoj, kiuj modifas la vojon de la agado. Ekz. en la algoritmo por ”Julia skribas leteron” jam inter la unua kaj dua paŝoj:
1. Julia prenas leterpaperon kaj globkrajonon.
2. Ŝi ekskribas la leteron; povas aperi la demando:
Ĉu ŝia globkrajono havas bonan enmetaĵon? Ĉe la respondo, jesa aŭ nea, okazas disbranĉiĝo: kaze de neo ni devas enkonduki plusan agon:
Ŝi devas ŝanĝi la enmetaĵon de la globkrajono.
Tiajn disbranĉiĝajn punktojn oni signas per demando skribita en rombo, el kiu sagoj montras en du direktojn; tamen la eventuala plusa ago retrokupliĝas per sago al la lineara parto de la procezfiguro.
Tiaj disbranĉiĝoj kompreneble eblas je ĉiu paŝo. Dum la konversacio pri la algoritmigita temo unu persono rakontas kaj devas respondi al la intermetitaj demandoj (”disbranĉiĝaj punktoj”) kaj nur tiam li povas daŭrigi. Tiajn konversaciojn eblas direkti tiel, ke ili koncentriĝu pri praktikado de iuj gramatikaĵoj: diversaj verboformoj, -tempoj, refleksivaj verboj, ktp.
Fine, en la procezfiguroj povas aperi ankaŭ cirkloj, se la plenumo de iu agado bezonas plurajn, sed samajn paŝojn. (Ekz.: Akvumu 12 florojn!) Tiam enkondukiĝas ĉe la disbranĉiĝaj punktoj demandoj de la tipo ”Ĉu vi jam akvumis ĉiujn florojn?” Temoj kun tiaj cirkloj povas esti: fruktokolektado, ŝuaĉeto, ktp. Laŭ la lineara algoritmo formiĝas la rakonta kapablo de la lernantoj. Laŭ la disbranĉaj algoritmoj ni ekzercas konversaciadon inter ili.
2 e IPR
DIDAKTIKO SABINE FIEDLER PRI KARAKTERIZAĴOJ DE PEDAGOGIAJ FAKVORTOJ EN ESPERANTO
Tiu ĉi artikolo intencas prezenti rezultojn de empiria analizo pri fakvortoj ofte troveblaj en pedagogiaj faktekstoj. La celo estas konatiĝi kun la fakta evolustato de la fakvortaro en pedagogio por tiri sur tiu bazo konkludojn por la estonta terminologia laboro en tiu sfero.
1. Materialbazo
Pedagogio, t.e. la scienco pri edukado, kiu esploras la leĝojn de la eduka proceso kaj ellaboras la teorion de ĝia gvidado kaj evoluado, disolviĝis el relative unueca kaj unuopa scienco al sciencokampo ĉiam pli kaj pli disbranĉiĝinta. Al tiu sciencokampo hodiaŭ apartenas sciencobranĉoj, kiuj esploras la edukan proceson en la socio kiel kompleksan objekton (ekz. la ĝenerala pedagogio, pedagogia historiografio, prieksterlanda pedagogio).
Ni krome subdividas la pedagogion al t. n. sferaj sciencobranĉoj, kiuj studas edukadon en la diversaj evolustatoj de la edukatoj aŭ en la diversaj organizaj formoj (ekz. la lerneja pedagogio, profesia pedagogio) kaj ankaŭ al specialaj pedagogiaj sciencobranĉoj distingataj laŭ socie gravaj aferoj ekster la eduka sistemo (ekz. la pedagogia psikologio, pedagogia ekonomio, pedagogia sociologio).
Tia evoluo de la pedagogio estas esprimo de la procezoj de diferenciĝo kaj unueciĝo, kiuj estas karakterizaj por la moderna scienca evoluo ĝenerale. Por nia analizo, tamen, tiu situacio signifas, ke necesas limigi la analizkampon por havi homogenan materialbazon. Ŝajnas sub tiuj kondiĉoj konvena koncentriĝi pri tiu speciala pedagogia sciencobranĉo, kiu plej multe gravas por nia laboro kaj en kiun ni sekve ankaŭ devas enordigi la plejmulton de la tekstoj troveblaj en la esperantlingvaj pedagogiaj revuoj, libroj ktp., nome pri la sfero de metodiko de fremdlingvo- (antaŭ ĉio Esperanto-) instruado. Temas do pri parta branĉo de la pedagogiaj sciencoj kun interscienca karaktero, kiu havas rilatojn antaŭ ĉio al pedagogio, lingvistiko kaj psikologio. Sekve oni povas supozi, ke ankaŭ ĝia terminaro estas relative heterogena.
Bazo de la analizo estas sciencaj artikoloj kaj fakprelegoj pri la instruado de fremdaj lingvoj (antaŭ ĉio de Esperanto) en revuoj, monografioj kaj kolektaĵoj — entute ĉ. 500-paĝa tekstmaterialo.
IPR e 3
— paĝo 4 de la PDF —
2. Karakterizaĵoj de la fakvortoj El la fakvortoj troveblaj en la supremenciita materialo estis elektitaj tiuj, kiuj aperas minimume 10-foje kaj en almenaŭ du diversaj tekstoj por trovi la plej gravajn terminojn. Tio estas entute 165 fakvortoj, al kiuj rilatas la sekva karakterizado laŭ la kriterioj: vortospeco, strukturo, sinonimio kaj polisemio.
2.1 Vortospeco Inter la kolektitaj fakvortoj 136 estas substantivoj, 20 estas verboj kaj 9 estas adjektivoj. Do, la substantivo dominas kun 82.4 99, kio verŝajne estas rezulto de strebado al lingva ekonomio kaj precizeco, kio esprimiĝas per la substantivigado de verboj antaŭ ĉio helpe de la sufikso -ad por nomi pedagogiajn procezojn aŭ agojn (ekz.: korektado, prezentado, aplikado, edukado, ekzercado, lernado, instruado, legado, tradukado, ripetado).
Precipe inter la substantivoj montriĝas la jam priskribita interscienceco de la elektita sfero. Krom pedagogiaj ni trovas multajn terminojn el aliaj sciencoj, antaŭ ĉio el la psikologio kaj lingvistiko (ekz. senkondiĉa reflekso, behaviorisma psikologio; gramatika genro, transitiveco de verbo).
Jen la plej oftaj fakvortoj (kun nombro de ekzemploj):
lernanto (130) kurso (70) instruisto (118) leciono (64) ekzameno (80) lingvo (54) instruado (76) lernado (34) metodo (72) scio (30)
La tabelo unue konfirmas, ke la elektita sciencobranĉo (metodiko de instruado de fremdlingvo) fakte estas parta branĉo de pedagogio, ĉar ĝi laboras per ĉefe ĝeneralpedagogiaj terminoj. Sekve la karakterizaĵoj de fakvortoj montrotaj en tiu kontribuo verŝajne ĝustas por pedagogiaj fakvortoj ĝenerale. Due, la tabelo montras, ke ankaŭ la nefakulo komprenas la plejmulton el ili, do, montriĝas la proksimeco de la pedagogia faklingvo al la ĝenerala lingvouzo.
2.2 Strukturo
Inter la ekzamenitaj fakvortoj 43 (26.1 96) havas plurelementan strukturon. La plej produktivaj strukturtipoj estas: substantivo — substantivo, adjektivo — substantivo, substantivo — substantivo kun prepozicio, participo — susbstantivo:
SS (29): legokapablo, lernolibro, lingvoinstruado
A = S (20): rekta metodo, daŭriga kurso, gepatra lingvo
S 7 Sp (10): uzo de la lingvo, nombro de lernantoj, teorio de instruado
Part. — S (9): programita kurso, elektita studobjekto, rekonita lektoro.
4e IPR
La plej longaj fakvortoj konsistas el kvar aŭ kvin elementoj, ekz.: unulingva universitata finekzameno, komencgrada fremdlingva kurso, antaŭprogramita ekzercformo, rektmetoda Esperanto-kurso.
En la tekstoj tiuj plurelementaj fakvortoj ofte estas mallongigataj:
”La naciaj Esperanto-Institutoj kutime havas tutŝtatan gvidantaron kaj plurajn lokajn ekzamenajn komisionojn. La ĉefinstanco zorgas pri la ekzamenaj regularoj kaj pri samnivelaj konkretaj taskoj en la unuopaj lokaj komisionoj, kies membrojn ĝi rajtigas ekzameni.” (METODIKO en la PRAKTIKO, Paderborn 1982, p. 17.)
La plej frapa karakterizaĵo de la fakvortoj rilate al ilia strukturo estas la apero de strukturaj variantoj. Konkuras antaŭ ĉio la formoj S — S kun A – S, S 1 S kun S 4 Sp kaj A E S kun S – Sp:
lingvolernado — lingva lernado
vesperlernejo — vespera lernejo
fremdlingvoinstruado — fremdlingva instruado
instrucelo — celo de la instruado
lingvo uzo — uzo de la lingvo
eduka celo — celo de edukado
ekzamena tipo — tipo de ekzameno Ĉar la aŭtoroj krome sendiference substantivigas verbojn kaj senpere kaj helpe de sufiksoj, oni en kelkaj kazoj trovas eĉ kvar aŭ kvin strukturajn variantojn por la sama aĵo:
uzado de la lingvo — uzo de la lingvo — lingvouzo — lingvouzado;
ekzercadformo — ekzercformo — formo de ekzerco — formo de ekzerc-
ado — ekzerca formo;
kontrollaboraĵo — kontrollaboro — kontrola laboro.
Tiu varieco de formoj malfaciligas la komprenon de la tekstoj, precipe por la nefakulo, kiu ofte ne scias, ĉu temas pri la sama aĵo aŭ ne. Strukturajn variantojn oni devas rigardi kiel formon de sinonimoj, kiuj por ĉiu terminaro estas malavantaĝo kaj kiuj nun staru en la centro.
2.3 Sinonimio Sinonimio okazas tre ofte en la ekzamenitaj tekstoj. Entute 89 el la 165 fakvortoj (53.99 ) estas sinonime uzataj, se la kriterio estas interŝanĝebleco en almenaŭ unu kunteksto. Inter la sinonimoj estas ankaŭ multaj el la sub 2.1 nomitaj plej oftaj fakvortoj. Jen kelkaj ekzemploj:
La persono gvidanta la instruadon estas nomata krom instruisto: instruanto, edukisto, docento, kursestro, kursgvidanto, profesoro, pedagogo.
IPR e 5
— paĝo 5 de la PDF —
MAG mmm? ire troveblas: studanto, kursano, partoprenanto, infano, edu-
Ofte la aŭtoroj eĉ dum unu teksto variigas la nomojn, verŝajne por eviti vortripetojn, sed sen konsideri verajn diferencojn, kiuj ekzistas ekzemple inter instruisto kaj instruanto rilate la profesiecon. Similajn sinonimajn vicojn oni povus starigi por nomi aliajn pedagogiajn estaĵojn kaj agojn (ekz. eduki — instrui — trejni — lernigi — klerigi).
Konfuzo regas precipe ĉe la uzado de vortoj proceso/procezo. Do, ni trovas kaj instruproceso/instruprocezo kaj lernproceso!/lernprocezo. Jen pliaj ekzemploj de sinonimoj:
hejma lingvo — propra lingvo — gepatra lingvo
encerbigo — enkapigo
poento — noto
atesto — atestilo — diplomo
teknika helpilo — teĥnika helpilo — teknika rimedo — teknologia rimedo
ekzercado — trejnado
ekzameni — testi
elementa kurso — komencgrada kurso — baza kurso
eksterklasa aktiveco — krominstrua okupiĝo La necerteco de la aŭtoroj mem pri la korekta uzado de pedagogiaj fakvortoj montriĝas i.a. per variantoj, kiujn ili aldonas en parentezoj:
| ”La ekzamenoj estas necesaj kiam Esperanto estas nedevige aŭ fakultative instruata en…” (INFORMILO pri la instrua laboro. Majo 1987, p. 12)
”La bazprincipoj de la rekta (senpera) metodo estas…” (GVIDLIBRO POR SUPERA EKZAMENO, p. 287)
”La natura (rekta) kaj literatura metodoj laŭ sia esenco estas…” (INFOR- MILO pri la instrua laboro. Majo 1987, p. 9)
2.4 Polisemio
Pli malofte okazas polisemio, t.e. l i j Kiel p e. la apero de la sama vorto por diversaj ; “leciono: (1) parto de fremdlingva lernolibro: ”Ekzemple en hungaraj lernejoj oni instruas Esperanton kiel fakul tativan objekton dum du horoj semajne dum unu jaro dek-du /ecionojn el la lernolibro de Szerdahelyi.” (METODIKO en la PRAKTIKO, Paderborn 1982, p. 21)
| (2) organiza formo de lernado gvidata de instruisto: ”Same la instruisto, transirante la sojlon de la klasĉambro, devas lasi for ĉiujn siajn zorgojn; dum la leciono li devas sin regi prefekte, esti bonhumora, sagaca kaj ĝentila”. (INFORMILO pri la instrua laboro. Majo 1987, p. 11)
6 e IPR
Ofte ĉi tie nur la kunteksto kaj la vivsperto de la leganto povas klarigi, pri kio temas. (Komp. la frazon: La enkonduka leciono estas la ĉefa en ĉiu instruado.) Sinonimio kaj polisemio ankaŭ kune okazas. Ekzemple al leciono en la signifo (2) estas substituebla: instruado, instru-unuo, (instru)horo, -periodo.
Kiel formo de polisemio estu rigardata ĉi tie ankaŭ la uzo de la sama vorto kaj en faklingva kaj en ĝenerallingva signifoj:
” „kaj post ĉiu instruhoro ĉiu lernanto estu pli riĉa je konoj kaj kapabloj…” (METODIKO en la PRAKTIKO, Paderborn 1982, p. 23) (faklingva uzo)
» ĉar laŭ mia kono neniam aperis ebleco eksperimenti tiurilate.” (FOKU- SO 8773, P. 9) (ĝenerallingva uzo)
»Tial dum la nedeviga instruado diversaj kontroloj povas esti nur libervolaj, se lernanto mem deziras kontroli siajn sciojn kaj petas lin ekzameni.” (IN- FORMILO pri la instrua laboro. Majo 1987, p. 11-12.) (faklingva uzo)
»En tiu ĉi artikolo ni volas ekzameni la influon de la medio al la instruproceso.” (ĝenerallingva uzo)
3. Konkludoj Resume oni povas tiri la sekvajn konkludojn:
1. La montritaj karakterizaĵoj de la pedagogiaj fakvortoj (la proksimeco al la ĝenerala lingvouzo; struktura diverseco; multnombra sinonimio) estas ecoj, kiuj ĝustas por ĉiuj sociaj sciencoj. Ili estas la kaŭzo, kial terminologia laboro estas pli komplika kaj verŝajne pro tio malpli evoluinta en la sfero de socisciencoj ol en natursciencaj kaj teknikaj branĉoj. (Alia ĉefa eco de terminoj el sociscienco — kiu en tiu ĉi artikolo ne estis menciita kaj indas apartan analizon — estas ideologiaj diferencoj.)
2. La karakterizaĵoj estas aliflanke tipaj por pedagogiaj fakvortoj ankaŭ en la etnaj lingvoj. Ili malfaciligas la komunikadon inter fakuloj (pedagogoj), kio kaŭzis rilate la etnajn lingvojn pritaksojn kiel ekzemple ”dorna arbustaĵo de perturbatio terminorum paedagogorum” aŭ ”La pedagogio estas pli folkloro ol scienco”. Sed ĉar la faklingva situacio povas retroefiki sur la sciencon mem, unuecigo/normigo estas necesa kaj en la etnaj lingvoj kaj en Esperanto. Sekve la ĉefa konkludo de tiu ĉi analizo devas esti, ke terminologia laboro en la sfero de pedagogio en Esperanto €ge necesas.
IPR e 7
— paĝo 6 de la PDF —
Notoj 1. Pri la diversaj branĉoj de la pedagogiaj sciencoj komparu: Paed i 0 (Pedagogia Vortaro). Berlin 1987, D 274-276. spir —— 2. Pli detalaj analizoj pri tiaj sinonimaj vicoj (aŭ vortkampoj) laŭ la opinio de la aŭtorino po-
vas helpi determini kaj diferencigi fakvortojn, kiuj en fakvortaroj ifinitaj ‘ sufiĉe aŭ malmulte konforme. D skuata —
3. Komp.: Fiedler, S.: Fachtextlinguistische Untersuchungen zum Kommunikationsbereich der Paedagogik — dargestellt an relevanten Fachtextsorten des Englischen (Diss.) (Faktekst-lingvistikaj studoj pri la komunikadsfero de pedagogio — prezentitaj je ĉefaj tekstotipoj en la angla lingvo — disertacio). Leipzig 1986
4. Vidu noton 3, precipe p. 61.
La aŭtorino komprenas sian kontribuon kiel elirpunkton por efektivigi internaciajn kontaktojn al terminologie interesitaj personoj en nia fako.
Dr. Sabine Fiedler, Riesaer Str. Sb DDR-7050 Leipzig, Germana DR
8 e IPR
CELOLINGVAJ EKZERCOTIPOJ Stefan MacGill
Ĉi tiu artikolo prezentas diversajn ekzerco-tipojn uzitajn en la verkoj de la aŭtoro de la jena artikolo. Ili estas prezentitaj laŭ la grado de strukturiteco, kun la plej aŭtomataj unuaj kaj la plej malfermaj laste. Ĝenerale, sed ne ĉiam, ju pli aŭtomataj estas la ekzerco-formoj, des malpli ili postulas lingve produktivan plenumon.
A: Aŭtomataj ekzercoj:
Aŭtomataj ekzercoj estas tiuj, kies respondoj estas evidente pravaj aŭ malpravaj kaj kiuj estas esprimeblaj koncize, se ne per unu litero aŭ cifero, per maksimume unu vorto. Sekve, la korektado estas rapida kaj senduba. Ĉi tiu ekzerco-tipo havas krome la avantaĝon, ke ĝi estas facile enkomputiligebla kaj aŭtomate kontrolebla. Plia avantaĝo estas la eblo konstrui la respondojn por liveri kaŝ-frazon, kio donas (almenaŭ al pli junaj lernantoj) plian motivigon kaj ankaŭ ioman eblecon certiĝi, ke oni bone respondis. La ĉefa malavantaĝo aŭ pli ĝuste limigo de ĉi tiu ekzerco-tiparo estas la surfaceco de la pridemandeblaj nocioj. Gi plej taŭgas testi la scion de klaraj faktoj kaj malpli por testi nuancojn de kompreno, de konkludado aŭ deduktado. Gi bone taŭgas por testi konon de gramatikaĵoj, por rapide kontroleblaj hejm-taskoj, revizio ks. Ja eblas uzi kelkajn el la teknikoj por testi pli kompleksajn komprenojn (ekzemple de motivoj, kialoj, manieroj, sekvoj k.s3); sed tio postulas lertan antaŭ-preparadon de la demandoj, por ke ili konformu al la limigoj de la ekzerco-formoj. Aŭtomataj demandoformoj rapidigas la ekzercadon, permesas rapidan testadon de granda kvanto de sciendaĵoj, kaj donas rimedon okupi grupojn per silenta laboro, per tio liberiganta la instruiston verŝi sian atenton sur difinitan grupon en la klaso. Tamen, necesas limigi ilian uzadon kaj konservi ne-aŭtomatajn ekzerco-tipojn, kiuj postulas plene produktivajn kapablojn kaj kompleksan pensadon.
l. Vera-malvera: Jen la plej baza ekzerco-tipo, kun nur du eblecoj, markeblaj per “V” kaj “M”, aŭ “A” kaj “B”. Ci tio povas testi konon de universale konataj faktoj, ekz: “La ĉefurbo de Britio estas Glasgovo”, aŭ komprenon de teksto donita, ĉu simpla (ekz: Johano aĉetis kvin pomojn), ĉu pli subtila (Li acĉtis la pomojn ĉar li malsatis), en kiu kazo la kialo ne nepre estis eksplicite donita en la teksto, sed devas esti dedukte decidita.
IPRRe9
— paĝo 7 de la PDF —
2. Korekta-malkorekta: Ĉi tio testas gramatikan konon, kaj taŭgas por kazoj kun nur du eblecoj, ekz. akuzativo/nominativo, pluralo/singularo, -iĝi/-i, -igi/-i aŭ -iĝi/igi, konstrasto inter leksike konfuzeblaj vort-paroj ktp. Eblas uzi la teknikon por testi kapablon je unu el tiuj punktoj, aŭ pluraj samtempe (ekzemple La laŭta vekhorloĝo, p. 44, kiu havas la formon de kontinua teksto kun du variaĵoj ene, sed esence estas samspeca kiel la pli lista formo.)
3. Parigado: Necesas parigi elementojn el du kolumnoj; kutime tiuj en unu kolumno estas indikitaj per ciferoj kaj en la alia per literoj. Ĉi tio bone taŭgas por testi leksikon, kun unuflanke la vortoj kaj aliflanke sed en miksita ordo la difinoj, (ekz. Juna amiko SS/l. p. lO pri familiaj rilatoj), gramatikon (ekz. Tridek roluloj. p. 38 pri revizio de la demandaj korelativoj), vorto-specrekonon (ekz. Laŭta vekhorloĝo, p. 37), aŭ komprenon per fraz-duonoj el aŭ pri teksto, kiujn oni devas ĝuste religi (ekz. LLV, p. 29), Ĉi tiu ekzerco- — estas iom pli postula por la plenumanto, ĉar tiu devas serĉi la ĝustan respondon inter deko da aliaj, kaj zorgi ne uzi respondon dufoje. Ĝi postulas apartan zorgon ankaŭ flanke de la kompilanto. ĉar neniu maldekstraĵo rajtas formi akcepteblan respondon kun pli ol unu dekstraĵo. Precipe en testado de kompreno de teksto, por kiu ĉi tiu ekzerco-formo ankaŭ taŭgas, estas tre malfacile konservi la unikecon de la ĝustaj respondoj: en dek-para ekzerco rajtas ekzisti nur dek akcepteblaj parigoj el la cent teoriaj ebloj, do la kompilanto devas provi ĉiujn el tiuj cent kombinoj kaj konvinkiĝi, ke naŭdek el ili estas neeblaj. Se unu el ili montriĝas eĉ iom ebla, necesas reformuli unu el la elementoj, sed ĉiu modifo malfermas la riskon de reakceptebligo de naŭ el la malpermeseblaj kombinoj. Aldono de kaŝ-frazo helpas la lernanton solvi la taskon kaj esti pli certa pri la rezulto, kio povas gravi en kazo, kiam instruista kontrolado ne estas tuj farebla.
4. Multobla elekto (komenca menuo): Ĉi tiu formo permesas elekton de tri ĝis kutime kvin, sed foje ĝis ok respondoj al ĉiuj demandoj, sed tiuj elekteblaj respondoj restas konstantaj por la tuta ekzerco. Tio taŭgas por testado de gramatiko, kie la nombro de eblaj finaĵoj estas limigita, ekz. verbo-tempoj: -as, -is, -OS, -US, -u, -i (do nepre por reviziado, longe post la enkonduko de ĉiuj el ĉi tiuj finaĵoj), de la participoj: -anta, -onta, -inta, -ita, -ata, -ota, de -i, -iĝi, -igi, de -o, -a, -aj, -oj, -ajn, -ojn. Oni povas aldoni kaŝfrazon, se oni povas verki frazon en Esperanto per najbaraj literoj. (ekz. La unua vekhorloĝo, p. 97 en LLV).
5. Multobla elekto (varia menuo): Ĉi tio estas pli fleksebla variaĵo de la supra ekzerco-tipo, en kiu la nombro de eblaj respondoj estas
10 e IPR
Ekzerco de la pariga tipo el la aperonta/anta libro La laŭta vekhorloĝo … kaj aliaj atentokaptiloj, p. V16. Ĝi samtempe prezentas kaj testas la malfacilan leksikon el la lasta rakonto ”La heroo”. Ĝi evitas la problemon, ke unu numeritaĵo povas ligiĝi al pli ol unu literitaĵo.
Pli da vort-difinoj:
Jen dua listo de malpli facilaj vortoj el la teksto. Ili estas ĉiuj ne-substantivoj! Parigu ilin kun la ĝustaj difinoj en la dekstra listo:
1. abrupte A: publike deklari.
2. atenci B: timiga.
3. averti C: malfacile.
4. daŭre Ĉ: pensi longe kaj profunde.
5. defii D: malkonsenti, malakcepti.
6. elĉerpiĝi E: forte mallaŭdi.
7. entuziasme F: subite.
8. fandi G: ĉefe.
9. flosi Ĝ: fiksi du pecojn de ŝnuro. 10. hasta H: laŭ regulaj tempo-intervaloj. 11. imuna Ĥ: kontinue. 12. inspiri I: ne memori, ne ZOrgi. 13. insulti J: finiĝi, ne plu resti. 14. kolizii Ĵ: igi metalon likva per varmigo. 15. kremacii K: malblovi. 16. mediti L: maltimi, superi, kontraŭ-agi, spiti. 17. minaca M: malhelpa, rezista. 18. neglekti N: rapida, urĝa. 19. nodi O: doni informon pri baldaŭa danĝero. 20. obstina P: nedifektebla, neinfektebla, neatakebla. 21. pene R: plenigi iun per entuziasmo kaj optimismo. 22. potenca S: iri sen propra forto tra akvo aŭ aero. 23. precipe Ŝ: frapi forte kontraŭ io; karamboli. 24. proklami T: inteligenta, cel-trafa, ne-stulta. 25. rifuzi U: kun granda ĝojo kaj viglo. 26. ritme Ŭ: bruligi mortan korpon. 27. senco-hava V: tre forta. 28. suĉi Z: perforti, ataki.
IPR e 11
— paĝo 8 de la PDF —
iom pli limigita (praktike ĝis kvar) sed en kiu vi rajtas ŝanĝi la proponatajn respondojn por ĉiu demando. La respondojn oni denove per literoj kutimas signi, kaj la demandojn per ciferoj. Oni povas testi leksikon: la demando estas la difino kaj la respondoj kvar simil-sonaj aŭ -aspektaj vortoj (ekz. La unua vekhorloĝo, p. 105 en LLV). En tiu ekzerco kaŝfrazo estas aldonita, sed ne laŭ la identiga litero de la respondoj, ĉar per nur kvar maleblas konstrui sencohavan frazon, sed per sinsekvigo de difinit-vica litero el la respondovorto, kiu kutime ne estas la unua, ĉar ĝuste la kvar donitaj respondoj prefere similu unu. la alian. Ĉi tiu ekzerco sekve testas ne nur la konon aŭ rekonon de la bezonata vorto, sed la pli subtilan kapablon elekti la ĝustan vorton el inter siaj aspekte parencaj najbaroj, ekz: imposto, impoŝto, importo, impulso; stalo, Ŝtalo, stano, ŝtato, stato. Ĝi povas kontrastigi la danĝer-kazojn de enlingva interfero.
Eblas testi la ĝeneralajn sciojn, kaj kaŝi la ekzercon en formo de kvizo. Tiurilate vidu la kvizon en Juna amiko, 87/4, paĝo 16, kie ĉiu respondo estas unuvorta, kaj la identigaj literoj donas kaŝfrazon.
Oni povas uzi la teknikon por testi la kapablon apliki la gramatikon al konkreta situacio (ekz. Ĉe tunelo, ĉevalo en LEV,2p. 146, kiu testis la participajn verbo-tempojn en la kunteksto de la donita rakonto). Por testi nur tiun gramatikaĵon, multobla elektado kun komenca menuo sufiĉas, kaj estas eĉ pli kompakta; sed la aldono de tiu kunteksta elemento postulas la transiron al la uzo de varia menuo. Tiu ekzerco, cetere, montras la maksimumon de la eblo krei kaŝfrazon en la kod-literoj, kiuj tiukaze estis AB;-E, 6, D kaj E. Ĉi tiu ekzerco-formo bone taŭgas por testi komprenkapablon de donita rakonto, ĉar la doneblaj respondoj povas esti eĉ tutfrazaj, deduktendaj, kompleksaj ktp. La kompilanto devas zorgi ĉi-kaze pri kelkaj punktoj: la dismeto de la bonaj respondoj devas esti hazarda – nek tro regula, nek tro malregula, la bona respondo ne rajtas evidentigi sin per troa malsimileco al la malbonaj (pro troa longeco, mallongeco, pro alia forma malsameco, ekz. ke la bona respondo komencu per verbo kaj la malbonaj per substantivoj) kaj krome la malbonaj respondoj (forlogilĝj?) devas kuŝi ene de la komprenkapablo de la uzantoj, kaj esti serioze konsidereblaj kiel alternativoj, elimineblaj nur post iom da pensado. Se la “demando” ne estas en demanda formo, sed havas la formon de kompletigenda frazo, ĉiuj el la proponataj respondoj devas taŭge sekvi kaj kompletigi la fraz-komencon, el gramatika vidpunkto. Foje oni malrespektas la supre donitan regulon pri seriozeco de la forlogilo, kaj aldonas malpli seriozan sed amuzan forlogilan respondon, por rekapti la atenton kaj intereson de la plenumanto, kiu povas forvagi dum ĉi tiuj aŭtomataj rutinecaj ekzercoj.
12 e IPR
6. Taŭgiga ekzerco: En ĉi tiu tipo oni donas frazon kun spacoj, kaj post ĝi iun elementon, kiun oni devas iel taŭgigi laŭ limigita nombro de eblecoj por enmeti en la spacoj. Ekzemplo estas en Tridek roluloj, p. 54, kie oni traktas la maltransitivigon de verboj per -iĝ-, sed kiu prezentas la duan paŝon, en kiu oni ne nur ekzercas la teknikon fari tion, sed esploras, ĉu la plenumanto komprenas kiam tiu -iĝ-igo de la verbo necesas, alivorte, senti la transitivecon aŭ netransitivecon de la prezentitaj verboj. La ekzerco uzas ĉiam du spacojn, kaj necesas zorgi, ne nur miksi la lokon de la iĝ-verbo (kelkfoje en la unua loko, kelkfoje en la dua) sed aldoni frazojn en kiuj ĉu ambaŭ, Ĉu neniu el la aldonendaj verboj estas -iĝ-igendaj. Sekve, kvankam gramatike estas nur du eblecoj, tiu unu aldonita elemento kapablas generi kvar respondvicojn :el kiu nur unu ĝustas, t.e. la ebleco trafi la ĝustan respondon hazarde estas malpliigita ĝis akceptebla nivelo. La ekzerco-formon oni povas uzi ankaŭ kun pli ol du taugigaj eblecoj, ekzemple ĉe verbo-tempoj -as, -is, -Os, -i, -u.
7. Misviculo: En ĉi tiu amuza ekzerco-formo oni donas serion de vortoj, en kiuj ĉiuj krom unu estas sence, forme aŭ gramatike ligitaj. La plenumanto devas decidi, kiu estas la misviculo. Do, ĝi ne nur testas konon de la leksiko, sed postulas plie logikan rezonadon. Komence oni prefere prezentu nur unu kriterion por la komparado, verŝajne la sencan. Poste oni povas prezenti pli komplikajn ekzercojn (ekzemple La unua vekhorloĝo en! EHV; Pe 148) en kiu ne nur la kriterio multe varias, sed la kialo povas iĝi tre subtila. Problemo unuavice de ĉi tiu ekzerco-formo estas la multeco de uzeblaj kriterioj, tiel ke lerta studento povas per torda logiko pravigi elekton de preskaŭ iu ajn el la prezentitaj vortoj. Kaŝfrazo povas tamen redirekti la studenton al la “misviculo”, kiun celis la preparinto. Ĉi tiu ekzerco-formo (kiel multaj) estas du-nivele ekspluatebla – kaj aŭtomate (en kiu gravas nur elekti la ĝustan respondon) – kaj produktive, se oni donas la aldonan taskon post la elektado klarigi la malsamecon de la “misviculo”. Tiukaze, la ebleco de pli ol unu bona respondo ne plu ĝenas, kaj estas eĉ ekspluatebla por diskuti, kiuj el la konkurencaj logikoj estas pli logika.
8. Serioj: Ĉi tiu ekzerco-formo taŭgas por firmigi la “konon de fermitaj serioj lernendaj frue en la kurso (monatoj, tagoj, sezonoj, kompas-direktoj ktp.) kaj estas suplementeblaj per simplaj aritmetikaj serioj, kiuj firmigas la manipuladon de la ciferoj. Ekzemplo troviĝas en La laŭta vekhorloĝo, p. 42.
9. Reordigo: Ĉi tiu tipo taŭgas por revizii la tutecan komprenon de legita teksto kaj precipe taŭgas se tiu teksto havas serian aŭ
IPR e 13
— paĝo 9 de la PDF —
—W
epizodan karakteron. Oni resumas la rakonton en ne pli ol dudek frazoj (kiuj povas esti rekte prenitaj el la rakonto, aŭ kiuj pli bone kondensigas g1n, ne estintaj mem en la origina teksto). Poste oni miksas la ordon de tiuj frazoj kaj la plenumanto devas reordigi ilin. Tio bezonas multan pensadon, kaj la kapablon ne nur kompreni la frazojn, sed memori kaj uzi tiun komprenon. Ekzemploj troviĝas fine de La laŭta vekhorloĝo, p. 50 kaj fine de Frapo ĉe la pordo p.54 en Pordoj.
10. KREVO-versoj: Ĉi tiuj prezentiĝas en la formo de duliniaj versaĉoj, kies lastan vorton forŝtelis la agentoj de kultur-protekta organizaĵo “KREVO”. La plenumanto havas la taskon reenskribi la mankantan vorton, helpata de la senco de la poemo, kaj de la forma simileco kun la lasta vorto en la linio supre. Ekzemplojn
trovu en TR, p. 64, Pordoj, p. 55, LLV LLV, p. 179. „ LONKOJ» P- 29, LLV, p. 42 kaj La heroo, en
B: Duon-aŭtomataj ekzercoj
Ci tiuj ekzercoj postulas mallon ajn respondojn.
kelk-vortajn, sed iliaj formoj ne leda tute fiksitaj „Me ma respondo povas esti ĝusta. Sed ĉar la tasko estas iom difinita, la eblecoj por respondi ne estas senfinaj, kaj la respondoj estas iom rapide korekteblaj. Ili estas kaj skribe kaj parole plenumeblaj.
dio Kompletigu la frazon: La kompletigo povas postuli nur unu vorton; tiukaze la ekzerco estas aŭtomata, sed kutime ĝi postulas kelkajn vortojn, kiuj ne estas rekreeblaj el la unua parto de la
Gao „aŭgaj vortoj por fini la fraz-komencon estas “kiam”, “ĉar”, L » pro, “per”, “kun” ktp. Ekzemplo: Tridek roluloj, p.l7 kaj
e Fraz-generilo: Ci tio uzas la simplan ekzerco-tipon, sed apartigas tiujn lastajn ligvortojn disde la ceteraj fraz-komencoj Do, se la ekzerco prezentas dek fraz-komencojn, kune kun dek ligvortoj, Oni povas per Ĉiuj kombinoj generi cent finendajn frazojn. La kompilanto devas tamen zorge prepari kaj testi la ekzercon, por certiĝi, ke ĉiuj kombinoj liveru sencohave fineblajn frazojn. Ekzemplo estas en Pordoj p.53, Tridek roluloj, p. 50.
Eu Modifaj ekzercoj: Ĉi tiuj ekzercoj celas firmigi la kapablon ŝanĝi unu strukturon en alian, kaj estas uzeblaj por plej diversaj gramatikaĵoj: komparacio (Pordoj p.15), de transitiva al netransitiva verbo (Tridek roluloj, p. 38 kaj LLV, p.47), kreo de -iĝ-formoj el verboj aŭ adjektivoj (Tridek roluloj, p. 50), kaj nia lasta
14 e IPR
ekzemplo montras, kiel oni povas postuli plurajn transformojn de la samaj frazetoj: el prezenca verbo kreu la ordonon, la demandon,
la negativon, la futuron, la pasintecon (Tridek roluloj, p. 17).
4. Evoluigaj serioj: Ĉi tiuj estas, specoj de transformo, sed la transformenda elemento varias. Gi fakte estas speco de programita lernado, aŭtomata en la senco, ke la plenumanto povas tuj kontroli la ĝustecon de sia respondo antaŭ ol pluiri, sed ne tute aŭtomata pro tio, ke la respondo estas tutfraza. Oni ricevas serion de similaj frazoj unu sub la alia. Ciujn krom la plej supra oni devas kovri per kartonpeco. Fine de tiu frazo staras interkrampe vorto, kiu signalas la bezonatan transformon. La plenumanto rediras la frazon ŝanĝanta tiun petitan elementon, kaj per mallevo de la kartonpeco je unu linio, povas kontroli mem la ĝustecon de la respondo kaj jam trovi la indikon, laŭ kiu necesas modifi la duan frazon. Plenumanto povas dum memlernado testi sin, kaj kontroli kiomlonge necesas, por tralabori la tutan ekzercon. Ekzemploj estas en Tridek roluloj, p. 62, LLV, p.40, kaj kun iom alia metodo en besta kunteksto en Juna amiko 88/2, p.l2.
C Ne-aŭtomataj ekzercoj
Ĉi tiuj bezonas plenfrazajn respondojn, aŭ eĉ la kapablon formuli kaj komuniki kompleksajn nociojn. lli povas preni demandan formon, ĉu pri rakonto, ĉu pri la vivo de la plenumanto, ĉu pri ĝenerale konataj temoj. luj demandoj estas pli simple respondeblaj ol aliaj, tiujn ni uzu frue en la kurso aŭ komence en la ekzerco. Tipaj demando-vortoj estas “Kio”, “Kiu”, “Cu”, “Kiom da”, “Kie” ktp. Tiukaze la granda plimulto de la respondo estas jam trovebla en la demando, la plenumanto devas kutime aldoni nur unu vorton da freŝaj informoj. Pli postulaj estas la demandoj pri motivo, maniero, komparoj, deduktendaĵoj, supozoj ks. Tiukaze la demando donas nur etan parton de la respondo; la plenumanto devas efektive elkovi el sia lingvo-scio la elementojn por formi la respondon. Tre produktivaj estas demandoj starigitaj per “Kiel”, “Kial”, “Se X, kion vi farus?” aŭ “Se Y, kiel vi sentus?” aŭ “Se Z,
La verkoj aluditaj en ĉi tiu artikolo estas la jenaj:
Tridek roluloj, eldonis TEJO, 1981. 72p. Ilus. Kvar simplaj teatraĵetoj kun demandoj, ek-
zercoj, ludoj, unulinvga vortlisto kaj notoj por instruisto. 8,10 gld. ĉe UEA. ;
rdoj, eldonis Stefeto, 1984. 84p. Ilus. Dek mallongaj dialogoj aŭ teatraĵetoj, ĉiuj kun ekzercoj diverstipaj (multaj por stimuli grupan diskutadon) kaj aldone du pli longaj teatraĵoj ankaŭ kun suplementa materialo. Vortlisto kaj notoj. 8,10 gld. ĉe UEA.
La laŭta vekhorloĝo … kaj aliaj atentokaptiloj, eldonas Hungara Esperanto-Asocio, 1988. 200p. llus. Reverko de la jam aperinta rakonto ”La laŭta vekhorloĝo” plus tri pliaj: “La unua vekhorloĝo”, “Ĉe tunelo, ĉe valo” kaj ”La heroo”. 80 paĝoj da demandoj, ekzercoj kaj aktivaĵoj, 8 rol-ludoj, vortlisto, notoj. 21,00 gld. ĉe UEA.
IPR e 15
— paĝo 10 de la PDF —
kaj vi estus A, kiel vi reagus?” ktp. Aldone al tiuj eblecoj starigi demandojn, estas aliaj ekzerco-formoj:
l. Diversaj utilaj formuloj: Por kio oni uzas …? (LLV, p.40) Kial famiĝis …? (LLV, p.38) Kiel funkcias …? (LLV, p. 183) Klarigu la signifon de … (LLV, p. 31) Kio estas la diferenco inter X kaj Y? Kio estas la simileco inter X kaj Y? (Pordoj, p. 53), Ĉu oni povas inventi X, sen inventi Y? (La unua vekhorloĝo en LLV, p. 94) kaj samloke “Kiuj estas la dek plej gravaj inventaĵoj el la homa historio?” kiun oni devas decidi unuope, poste diskuti pare kaj fine decidi tutgrupe.
2. Ruzaj respondoj: Ĉi tio estas iom ludeca ekzerco, kiu postulas multan fantazion. Oni ricevas demandon respondendan per iom da irazoj. Post ĝi aperas du aŭ tri radikoj, ne nepre rekte ligitaj al la temo de la demando. La plenumanto devas respondi la demandon uzanta tiujn radikojn. Vidu LR au; L.
3. Bild-priskribo: Eblas plenumi ĉi tion skribe aŭ parole, unuope aŭ grupe. La bildoj havu dinamikan aŭ serian enhavon, ne nur priskriban. Ekzemple la kvar bildoj en serio en Juna amiko, p87/3, p. 24. Simile la kvar kovrilaj bildoj de la iarkolekto 1988 de Juna amiko estas priskribeblaj, sed tiukaze la tasko estas strukturita per demandoj. La bildoj estas ĉiuj dupartaj, kaj la dua, komence kaŝita parto prezentas iun surprizon aŭ evoluon neatenditan el la unua bildo. Paranteze bonega ekzerco estas formebla el la desegnaĵa bazo de bildstrio, t.e. la desegnaĵoj kun la parol- kaj pens-bobeloj, sed sen la teksto. La plenumantoj devas laŭ la bildoj imagi la rakonton kaj dialogon. Kelkaj plenumantoj laborantaj sendepende kapablas krei malsamajn rakontojn laŭ la samaj bildoj. Tion pruvis utiligo de la bazo de la bildstrio “La domo kun oraj fenestroj” (Juna amiko 88/3).
4. Rol-prenoj: Ĉi tiuj estas antaŭpreparaj paŝoj por la plenumo de formalaj rol-ludoj (vidu IPR 88/1) Oni ricevas situacion simplan, kiun oni devas enscenigi (“lu forgesis ion” en Juna amiko 88/2, p.7) aŭ en kiu oni prenas rolon kaj devas ion demandi, peti, klarigi aŭ postuli de iu alia, ekzemple laŭ la situacio de legita rakonto (Pordoj, p. 75 kaj LLV, p. 183).
»»”ESCO: Ĉi tio donas preskaŭ senliman eblecon por esprimado, ĉu fakte, fikcie, serioze, leĝere. Pri tiu lasta ekzemplo estas en Pordoj sur paĝo 78 kaj en La laŭta vekhorloĝo, p. 31 kaj 48.
Jen ni skizis tutan gamon da eblaj formoj, per kiuj la instruado povas esti varie kaj sen uzo de nacia lingvo ekzercata, de la plej simplaj “Jes/Ne” tipoj, ĝis la plej kreivaj kaj postulaj.
16 e IPR
Recenzo:
”EN NOVAN MONDONM”, rektmetoda kurso por geknaboj, de Vilma Sindona EICHHOLZ, Esperanto press, Bailieboro, Ontario, Kanado KOL IBO, 1986. Prezo: 50 usonaj dolaroj ( — 6.58 por sendkosto). La materialo nepre bezonata de la lernanto kostas US$ 3.-
Jen nova rektmetoda kurso, pri kiu jam aperis recenzo en ”Heroldo de Esperanto” (n-ro 1767, p.4) kaj ”Monato” (n-ro 10, 1986).
La kompleta metodo konsistas el ses teksto-kajeroj de H- po 60 dense presitaj paĝoj, unu ”lernvort-kajero” por la teksto-kajeroj 1 kaj 2, unu kolekto da ”paroligiloj”, unu gvidlibro kaj du 90-minutaj kasedoj — 2 ludoj. La celgrupo estas 12-14-jaraj geknaboj.
La ĉi tie prezentita kurso estas ne nur lingvo-kurso, sed ankaŭ — oni devas fakte diri: sed precipe — unu longa krio de fido al la forto de Pedukado al la bono, la belo kaj la vero. La entuziasmo kaj la idealismo de la verkintino tute bone enkadriĝas en la internan ideon de Esperanto kaj eĉ skeptikuloj, eble post unua nekredema aŭ sarkasma reago fronte al tiom da idealismo, eĉ skeptikuloj povus senti sin finfine kuntrenitaj kun la fajro de tia neŝancelebla kredo. Kun nekutima energio kaj konvinko ŝi volas konsciigi sian junan publikon pri la plej gravaj problemoj, kiujn la homaro devas alfronti: la pacema kunvivo, unue inter la homoj kaj due, kun ĉio, kion nia jam tiom difektita planedo portas. Ŝi estas ”absolute konvinkita, ke transdonante pozitivan sintenon al junaj homoj, ni atingos, ke la generacioj de morgaŭ havos pli pacajn sintenojn kaj elektos pacajn gvidantojn”. Ŝi eĉ volas parte rekrei la mondon konsilante, ke ĉiuj partoprenantoj en la kurso elektu por si novan nomon, iom korektante tiamaniere la hazardon de sia estiĝo. Ĉu naiva ludo? Ne tiagrade, se oni konsideras, ke rol-ludoj estas grava parto de la psikologia grupo-pritraktado kaj ke ankaŭ la sugestopedio de d-ro Lozanov inkluzivas la elekton de nova personeco. Fakte, ĉia lingvokurso reprezentas socian modelon. Tiu ĉi estas ne nur priskriba sed ankaŭ konstruema. La tuta verko spiras la senbridan volon influi pozitive la infanojn per favora etoso kreita en la kurso kaj per la forpelado de ĉia negativa impreso.
Unu kontrasto en la verko estas, ke tiu pasia inspiro tamen ne malhelpas, ke la verkistino precize priskribas la kondiĉojn, en kiuj oni uzu la kurson: celgrupo, ĝia aĝo, necesaj pedagogiaj kaj moralaj kvalitoj ĉe la instruanto. Krome, ŝi penis aldoni al la vortoj de la ”lernvort-kajero” (tipe germana €sprimmaniero!) ilian oftec-indicon. Nun, estas konate, ke tiajn oftec-indicojn
IPR e 17
— paĝo 11 de la PDF —
oni konsideru kun la necesa rezervo, ĉar la relativa ofteco dependas ja de la elekto de la analizita materialo. Ili tamen utile konsciigas la instruanton pri la relativa graveco de tio, kion li instruas. Precizan priskribon ricevis ankaŭ ĉiuj aktivaĵoj proponitaj, tiamaniere, ke la gvidanto povas havi klaran ideon pri ilia sinsekvo kaj ilia alternado.
Alia kontrasto en la kurso estas unuflanke la romantika entuziasmo kaj aliflanke la pedagogia prudento, kiu gvidis la verkintinon en la unuaj paŝoj de la metodo, irante de la ”montrada fazo” tra la ”patrina fazo” ĝis la fazo de la ”pasiva difinado”. Alia signo de prudento: dum ŝi ekspluatas la akiraĵojn de la rekta metodo, ŝi ne hezitas disponigi lernmaterialon legendan hejme kaj vortlistojn kun traduko. Cetere, en la gvidlibro svarmas la praktikaj konsiloj, kio montras, ke ŝi konas sian fakon kaj parolas nur el propra instrusperto. Tiu prudento denove kontrastas kun (laŭ mia taksokapablo) troa optimismo pri la lerneblecoj de la infanoj, sed oni ĉiam devas rememori, recenzante tiun ĉi kurson, ke la aŭtorino antaŭsupozas ĉiutagan kontakton kun la gelernantoj; instrukondiĉo, kiun nur malmulte da kursgvidantoj renkontis en sia kariero!
Agrabla por mi estas la kontrasto inter la etoso de iom naiva, eksmoda amemo kreanta mondeton, kie ĉiu estas bela kaj bona kaj ĝentila unuflanke kaj la moderneco (kaj finfine la realismo) de la proponataj celoj. Efektive, nur tre malrapide disvastiĝas inter la homoj, kaj precipe inter niaj politikaj ”gvidantoj”, la konscio, ke nia planedo estas respektenda, se ni ne volas trasegi la branĉon, sur kiu ni sidas. Greenpeace ĵus lanĉis kiel lastan sloganon, ke nia tuta planedo estu nia natur-rezervejo. La aŭtorino ne diras alion.
aviadilo, avio
i
Ĉu vi volas vojaĝi aŭtobuse aŭ trajne? – Ĉu per Ŝipo aŭ avio? – Ĉu neniu el vi volas vojaĝi bicikle aŭ ĉevalĉare ?
La kajeroj ne estas veraj lernolibroj. Ili plej ofte prezentas la konversacion, kiun la instruanto havos aŭ havis kun sia klaso. Ili permesos al la (bonvolaj) lernantoj relegi kaj retravivi la lecionojn. La unuaj du kajeroj sekvas pli-malpli progresivan linion, sed la instruanto devas plej ofte inventi mem prezentadon, fiksadon kaj ripetadon de la lernmaterialo. Krom tiuj teknikaj konoj, la gvidanto devas kapabli ”establi emociajn kontaktojn kun la kursanoj”. Ne necesas diri, ke la kurso ”En novan mondon” estas postulema! La proponitaj aktivaĵoj estas grandnombraj, i.a. bastladoj, diskutoj, enigmoj, gimnastiko (kial ne?), rakontoj, kantoj (multegaj, iom tro da germanaj laŭ mia gusto), lango-
sipo
trajno aŭtobuso, buso motorciklo
18 e IPR
rompiloj, ludoj (multegaj), poemoj, skribtaskoj (malmultaj), teatraĵetoj, travivaĵoj de lernantoj, ktp. La kurso estas do bunta aro da aktivaĵoj kun komence rapida rektmetoda prezentado de la bazaj gramatikaĵoj. La instruanto aldonu laŭbezone, kaj en la limoj de sia profesia lerteco, ĉion necesan por certigi firman akiron de la lernmaterialo. En la tria kaj kvara kajeroj tiuj aktivaĵoj alternas kun 18 lecionoj pri gramatiko, kies celo estas analizi sisteme la lingvajn mekanismojn, kiujn la infanoj supozeble akiris nekonscie dum la tralaborado de la unuaj du kajeroj.
En la kvina kaj sesa kajeroj jam ne plu estas gramatikaj lecionoj. La kvina kajero pritraktas precipe la vivon de Zamenhof kaj felietonan rakonton, dum la sesa koncentriĝas sur kelkajn bazajn konceptojn pri lingvistikaj problemoj kaj sur psikologiajn problemojn kiel, ekzemple, la memanalizo. Ĉiu kajero estas en formo de diskuto kun aŭ inter la infanoj.
La libreto ”Paroligiloj” konsistas el disigeblaj kartoj montrantaj bildojn, ordonojn kaj bildrakontojn. En ĝi estas ankaŭ kuponoj, kiujn ricevas meritplena lernanto kaj kiu rajtigas lin fari ion apartan dum la kurso.
Du kasedoj de po 90 minutoj alportas kantojn, magnetofonajn programojn, teatraĵetojn kaj poemojn. La aŭtorino legas kaj kantas klare kaj esprimplene, la aliaj voĉoj estas bedaŭrinde tre amatorecaj. Iu voĉo havas fortan germanan akcenton kaj pronocas gorĝan R-on anstataŭ la konsilinda rulata.
La gvidlibro plej plaĉis al mi. Ĝi ampleksas 150 paĝojn kaj estas riĉega fonto de valoraj konsiloj pri la instru-arto. Mi opinias, ke ĉiu instruanto povas legi ĝin kun profito. Oni trovas en ĝi i.a. la pravigon de la filozofio, sur kiu baziĝas la kurso, konsilojn pri ĉiuj lerneroj, praktikajn instrukciojn por fabriki pupojn kaj didaktikajn ilojn kaj multe da aliaj artifikoj por kapti la atenton de la klasanoj kaj gajigi la instruadon. En la ĉapitro ”Neologismoj” la verkintino detale klarigas, kial ŝi decidis enkonduki tri novajn lingverojn: la pronomon ”ŝili”, la prefikson ”go-” kaj la sufikson ”-uno”. Ĉiu prijuĝos tiun iniciaton laŭ sia propra temperamento. Tamen, miaopinie oni povus trovi multe da aliaj nuancoj ne esprimataj en Esperanto per afiksoj aŭ gramatikeroj. Se oni volus priatenti ilin, oni malsaĝe malfermus la pordon al lavango da neologismoj laŭ ĉies persona inklino.
Konkludante mi dirus, ke la kurso ”En novan mondon” reprezentas ege personan kaj laŭdindan provon eduki infanojn al la stato de monda civitano. Estas klare, ke neniu argumento povos pledi por ĝi ĉe homoj, kiujn ne inspiras tia alta idealo. Ĉiu instruanto, tamen, povos multe lerni el la metodo de s-ino Eichholz. Precipe, eble, ke plej gravas la kapablo demeti siajn malnovajn, tradiciajn refleksojn kaj sin malfermi al ”nova mondo”.
E.VAN DAMM
IPR e 19
— paĝo 12 de la PDF —
Raportoj: ZSUZSA BARCSAY TRADICIAJ KAJ MODERNAJ INSTRUMETODOJ DE LA ESPERANTO-INSTRUADO
estis la kadrotemo de la 22-a Internacia Konferenco de ILEI (1988-07-16/23, Kerkrade, Nederlando). Partoprenis ĝin ĉ. 55 instruistoj/kursgvidantoj el 16 landoj (inter ili ekz. ankaŭ Sovetunio, Ĉinio, Tanzanio, Zairio, Nigerio k. a.), krome utiligis la okazon akiri spertojn en E-komunumo ĉ. 45-persona grupo de italaj interesiĝantoj, do entute ĉ. 100 personoj.
La ĉi-jara konferenco havis tri grandajn celojn:
1) kiom eble plej bone disvolvi la kadrotemon;
2) laŭvice elekti novan estraron;
3) pridiskuti kelkajn akute aktualajn farendaĵojn, inter ili la sistemon de ekzamenoj, krome interkonsenti pri strategio kaj taktiko de la informa kaj pedagogia agado.
La faka programo konsistis el 15 prelegoj/prezentoj, ĉiuj kun praktika karaktero: pri konceptoj, vojoj, metodoj sugestopedia (BACEV), kreiva (HOEKSTRA), ”pirata” (HORVATH), ”zagreba” (TIŜLJAR); situaci-komunika (MACGILL). CHILDS-MEE plenumis la enkondukan prelegon, krome ŝi prezentis aŭdvidan filmon pri/kun rekta metodo por komencantoj; KEEFE skizis sistemon de plurtavola E-kursaro kaj prezentis grupan lernadon de fremda lingvo; EICHHOLZ prelegis pri terminologio kaj pri la Bildvortaro de Eo redaktita kaj ĵus eldonita de li mem; GERRITSE stimulis pensojn — donante kelkajn bonajn ideojn — kiel testi lernolibrojn; HORST- KOLINSKA pri la neceso de kompleto de modernaj instruiloj kaj pri la ĝisnunaj rezultoj tiukampe ĉe la Cseh-instituto MELNIKOV aktivigis la partoprenantaron per tiuj didaktikaj ludoj, kiujn li aplikas instruante geknabojn; BARCSA Y prezentis du diversajn AV-kasedojn:
”Bildoj pri Hungario” servas lingvoinstruadon/-lernadon en meza kaj supera lingvokursoj — kun prilaboro de unu konkreta leciono,
”Instruado en la praktiko” (8 instruhoroj de diversnaciaj instruistoj) estas didaktika helpilo por instruistoj/kursgvidantoj, resp. por kvalifikaj kursoj. (Tiun ĉi kasedon produktis la Hungara Sekcio de ILEI en 1987/88.)
La elekton de nova estraro preparis kaj la proceduron gvidis porokaza komisiono (BARCSAY, DE LORENZI, WERDIN). La unuan fojon en ILEI
20 e IPR
okazis plurala kandidatigo, kio ebligis veran elekton, ne nur baloton. Novaĵo estas ankaŭ la pliampleksigo de la estraro: anstataŭ la ĝisnuna 5-persona nun 7-persona korporacio gvidas la Ligon (kiu ja ĝojige kreskas). Mi prezentas la novan estraron:
Prezidanto: SYMOENS, E. (Belgio).
vicprezidanto: MACGILL, S. (Hungario).
ĝenerala sekretario: CHILDS-MEE, A. (Nederlando).
vicsekretario: JONES, M. (Britio).
estrarano pri financaj aferoj: ANDREASSON, B. (Svedio).
estrarano pri pedagogiaj kaj ekzamenaj aferoj: dr. DAHLENBURG, T.
(Germana DR). estrarano pri ekstereŭropaj aferoj: ZHANG, D.(Ĉinio).
Adresojn kaj pli detalan task-disdividon vi trovos kovrile de ĉi tiu numero.
La Ligo dankis pro la sindona laboro al s-ino Catina DAZZINI, estinta ĝenerala sekretario kaj nomumis ŝin honora membro de ILEI. La sama honorigo estis aljuĝita al la karmemora dr. Istvan SZERDAHELYI, antaŭa prezidanto de ILEI. Symoens, kiu en la antaŭa periodo estis vicprezidanto — pro la ege bedaŭrata forpaso de prof. d-ro SZERDAHELYI — efektive jam pli frue plenumis la taskojn ankaŭ de prezidanto. Li preparis 11 labordokumentojn por la konferenco pri 1/ IPR; 2/ eldonaĵoj de ILEI; 3/ ŝanĝoj de la statuto kaj de la regularo; 4 / Centra Oficejo de ILEI; 5/ konferencoj de ILEI; 6/ disdivido de la.taskoj; 7/ kunlaboro kun TEC; 8/ la Lerneja Projekto; 9/ kultura evoluigo; 10/ Centro Zamenhof en Bjalistoko; 11/ informado en pedagogiaj kaj edukaj medioj. Tiujn temojn la konferenco traktis aŭ en la pleno aŭ en malpli grandaj laborkolektivoj.
En la absoluta centro de la konferenco tamen staris la kvalifikado de kursgvidantoj (spertoj de la ĵus pasinta 1-a internacia metodika kurso en La Chaux-de-Fonds, kiun gvidis s-ino SZANSER laŭ la kursmaterialo kompilita de ŝi) kaj la estontaj diversgradaj ekzamenoj de ILEI, kaj la strukturo de la Internacia Ekzamena Komitato. Ties prezidanto fariĝis d-ro DAHLENBURG.
La LKK (MENSEN, HORST-KOLINSKA, v. d. HORST, LUESKEN- BURGER, GERRITSE kaj aliaj nederlandaj gekolegoj) faris ĉion eblan por disponigi maksimume bonajn kondiĉojn por la konferenco, ebligi kulturajn programerojn (aldone al la modela organizado de la fakaj), gastigi abunde kaj elegante kaj krei sincere amikan, reciproke respektoplenan atmosferon.
IPR e 21
— paĝo 13 de la PDF —
KIAL MOTIVADO? Arnold Pitt, Britio La sekva kontribuaĵo ne celas esti ampleksa aŭ oficiala detaligo de nia venonta konferenca temo en Caerleon. Ĝia celo estas jam nun sproni nian pensadon kaj esti invitilo al debato sur la paĝoj de IPR prepare al la venontjara diskutado. Ĝi estas do samtempe inivitilo al vi aktive kaj preparite partopreni en la pritema parto de la konferenco. La aŭtoro estas nia brita sekciestro.
Dum nia ĉi-jara konferenco en Kerkrade kelkaj partoprenantoj demandis kio estas la celo de la temo de la konferenco en 1989. Ĉi tie mi, kiu proponis la temon, provas ekspliki miajn ideojn pri tiu temo. Dum la memorinda mateno de la Tago de la Lernejo en Varsovio la leksiisto Stefan MacGill forte impresis min kaj super ĉio frapis min la ideo, ke la motivado en la lernado de Esperanto devas esti io alia ol la motivado por aliaj studobjektoj kaj eĉ alia ol por aliaj lingvoj. Jam tiam en 1987 oni ekpensis pri ILEI-konferenco en Britio dum 1989, kaj ŝajnis, ke motivado estos taŭga temo por tiu konferenco. Interkonsente kun Edward Symoens ni elektis tiun temon kaj ĉi tie mi volas enkonduki kelkajn el la aspektoj de motivado, kiujn ni esperas diskuti venontjare en Caerleon.
Se oni lernas etnan lingvon oni povas supozi, ke iam la lernanto vizitos la koncernan landon kaj uzos la lingvon. Tamen, multaj tion ne faras, kaj inter tiuj, kiuj fakte tion faras, multaj probable nur fuŝparolos la lingvon sufiĉe por aĉeti tason da kafo.
Oni ne povas supozi, ke en la nuna mondo, lernanto finfine gajnos sian vivtenon pere de Esperanto, aŭ eĉ, ke ĝi estos kutima helpilo en la profesia vivo. En multaj landoj ĝi eĉ ne povas esti parto de la nacia ekzameno je la fino de la lerneja jaro. Oni ne rajtas supozi, ke la gepatroj forte aprobos, ke siaj gefiloj lernu tiun idealisman lingvon.
Kvankam ILEI kaj ĝiaj landaj sekcioj forte kredas, ke Esperanto havas edukan valoron kaj ke indas instrui ĝin, ni devas reveni al la kerna demando — kiel ni instigos:
— la lernantojn eklerni la lingvon?
— la lernantojn ellerni la lingvon?
— la lernejestrojn kaj estraranojn de edukaj servoj enkonduki la lingvon
— la labor-donantojn valorigi la lingvon minimume samnivele kiel aliajn stud-objektojn?
Ekzistas certe kelkaj aspektoj de Esperanto, kiuj helpos al ni kaj ĉiuj esperantistaj instruistoj sendube konas ilin, sed ĉu ni sufiĉe uzas la fortecojn de la lingvo kaj ĝia movado? La lingvo estas strikte regula kaj tial estas pli facile
22 e IPR
lernebla ol etnaj lingvoj. (Bonvolu noti, ke mi ne skribas ”ĝi estas facila” ĉar por tiuj, kiuj lernas ĝin kiel unua fremd-lingvo ĝi ankaŭ prezentas malfacilaĵojn.) Ĝi estas granda helpilo en komprenado de la strukturo de la denaska lingvo de la lernanto. Per siaj klopodoj, la instruisto de Esperanto povas malfermi fenestron al kontaktoj tra la tuta mondo. Ekzistas la Delegita Reto, la Koresponda Servo Mondskala, Geonkloj Esperantistaj, la Kastora Klubo ktp.
Ciuj el tiuj povas helpi la motivadon … sed … la ĉefa motivado estas bona instruado farata de kapabla instruisto en la klasĉambro. La infanoj (kaj en aliaj cirkonstancoj la plenaĝuloj) devas antaŭĝui la lecionojn de Esperanto. Do, unu el la ĉefaj temoj de la Konferenco en Caerleon certe estos kiel igi la lecionojn de Esperanto ĝuindajn kaj eĉ amuzajn. Se ni intencas diskuti la ĝuindecon de la instruado oni rajtas esperi, ke la ideoj amuzos ankaŭ la partoprenantojn de la Konferenco. Espereble la tuta konferenco estos tiom ĝuinda kiom la mateno de la Tago de la Lernejo en Varsovio.
Cu vi povos kontribui ideojn aŭ montro-lecionon? Se jes, bonvolu turni vin al estraranoj de ILEI aŭ rekte al la Loka Konferenca Komitato de la konferenco.
(La adreso de la aŭtoro kaj LKK-ano estas: Arnold Pitt, Yew Tree Cottage, Ivington Road, Leominster, Hfds. Britujuo, HR6 8QD.
Londono en £
1
— paĝo 14 de la PDF —
ESPERANTO EN LA DUA JARCENTO Organizita de Hungara Esperanto-Asocio kaj Kooperativo de Literatura Foiro, sub la aŭspicio de TEJO, la konferenco kun tiu titolo okazis la 13 — 16-an de julio en Szeged, Hungario. La diskutoj grupiĝis ĉirkaŭ kvar demandoj: a) Esperanto fronte al la instituciaj strukturoj de la makrosocio: kia publikrilata strategio por la dua jarcento? b) Esperanto — inter societo(j) kaj komunumo: kia organiza strategio por la dua jarcento? c) Kia surmerkatiga strategio? d) Kia lerneja/faka strategio? Kvankam nian legantaron tuŝus ĉefe la temo d, ĉi-sube ni povas represi koncizigite la t.n. ”konkludan diskutmaterialon” nur pri la unuaj du demandoj, ĉar pro tempomanko simila protokolo pri la temoj c-d ne estis kompilita.
A. 1. Esperantio…aspektas, kompare kun la makrosocio, anticipe alternativa modelo.
2. La diversaj novtipaj socimovadaj organizaĵoj (NSO) (ekz. la novaj pacaŭ la ekologiaj movadoj por kiuj la ŝtata nivelo estas malpli grava), bazitaj sur la slogano ”pensadi globe, agi loke”, akcelas la disvolvon de alternativa modelo publikrilata. Dum la tradiciaj movadoj agas kiel premgrupo por konvinki institucion pri sia modelo, kaj pere de la institucio konvinki la homojn — la NSO-j funkcias mem kiel modeloj por aliaj homoj(…) Tradicie, ju pli multaj ni estas, des pli forte ni povas premi — novtipe, ju pli multaj ni estas, des pli multaj vivas laŭ niaj principoj.(…) Eksteren, la tradicia pensmaniero estas kompromisema — la novtipa, ne; internen, la tradicia pensmaniero estas disciplina — la novtipa, tolerema. Tradicie, de iu kerno disbranĉiĝas diversaj strukturoj laŭ piramida modelo — novtipe, ekestas pluraj sendependaj unuoj, diversloke iniciatitaj, disvolviĝantaj laŭ horizontala reta modelo.
3. Esperantio favoras konduton laŭ la NSO-modelo. Oni konsciiĝu pri tio.
B. 1. Ekde 1988 ni povas paroli prj efektiva esperantistaro. Ĝi prezentas du facetojn, tuj de la komenco: societa kaj komunuma.(…) La membrecon en la societo atestas la pago de kotizo; la apartenon al la komunumo legitimas la lingvokono, ne la abonkotizo.(…)
2. Inter la societa kaj komunuma facetoj ekzistas, ekde la komenco, nur parta koincido. (…)La societa faceto produktas precipe propagandan servon, dum el la komunuma venas precipe kulturaj valoroj. Sociologie, la societa faceto estas precipe norme orientita movado, dum la komunuma faceto estas precipe valore orientita realaĵo.
24 e IPR
3. (…)la societa flanko konsideras la lingvon kiel rimedon je la servo de la makrosocio, dum la komunuma sentas kontraston (…) inter la mikro- kaj la makrosocio.
4. (…)ekzemple, unu el la ĉefaj valoroj de Esperantio, la samideana solidareco transnacia, funkcias nur se oni perceptas Esperantion en sia komunuma faceto.(…)
5. Ju pli la societa faceto evoluis kaj ekspansiis, des pli ĝi bezonis piramidan strukturon(…) Aliflanke, montriĝas pli kaj pli evidente, ke la komunuma faceto malkonformas al tiu piramida modelo. (…)
8. Gis hodiaŭ la preskaŭ ekskluzive aplikita organiza modelo en Esperantio estas la ”funkcia organizo”, kiu havas sian akson en la hierarkio. Alternative al ĝi ekdisvolviĝis la ”projekta organizo”, kiu havas sian akson en la taskoforto (stabo, ene de kiu oni ĉerpas homojn el eventuale malsamaj fakoj por formi celgrupon orientitan al la plenumo de difinita projekto).
La enkondukoj al la kvar temaroj (far SAndor Rĉvĉsz, Giorgio Silfer, Marco Picasso kaj Gĉza Fels6) kaj la intervenoj prezentitaj aperos en volumo kiel aktoj de la konferenco.
MOZAIKO KAJ DISKUTO Denove en la Universala Kongreso, ILEI prizorgis programon de la ”Tago de la Lernejo”. Kontraste al pli fruaj ”Tagoj”, en kiuj la mozaiko de edukaj informoj prezentiĝis posttagmeze, ĉi-foje oni komencis per ĝi — pro salonaj konsideroj. Dudeko da intervenantoj kovris vastan gamon da temoj, iuj pedagogiaj, aliaj pri regionaj novaĵoj, aliaj pri novaj instruhelpiloj. Ne mankis informoj pri ekzamenoj, nek pri la venontaj ILEI-konferenco kaj perfektigaj kursoj.
Posttagmeze pli malgranda publiko dividiĝis en tri grupojn por diskuti la ĝustan strategion enkonduki Esperanton en lernejajn sistemojn, post enkonduka prelego de la prezidanto de ILEI.
Pli da konkurenco de aliaj kongreseroj forrabis multan publikon; estos ŝajne konsilinde estonte kombini la apartan kunsidon de ILEI kun la ”mozaika” parto de la Tago de la Lernejo, por bremsi kunven-svarmon. Ni ne raportas pli detale pri la Tago ĉar Heroldo kaj Esperanto ambaŭ tion jam faris. Denove, la UEA-ILEI ekzameno estis proponita sub la gvido de s-ino I. Szanser; deko da kandidatoj sukcesis je la meza nivelo kaj kelkaj je la elementa.
ILEI-anoj krome aktivis en la gvido de la konversaciaj rondoj, kiuj, spite la fruan komenchoron logis sufiĉajn spertiĝemulojn por devigi la starigon de kvar grupoj.
IPR e 25
— paĝo 15 de la PDF —
HEI
ILEI TUTMONDE
gi
BRAZILO
La 9-an kaj 10-an de julio okazis seminario de ILEI, kadre de la 24-a Brazila Kongreso de Esperanto en Macei6, ŝtato Alagoas. Temo de la seminario: Rolo de la instruisto en la Esperanto-disvastigado. Oni decidis la jenon:
a: Komisiono de lokaj Esp-grupoj vizitos duagradajn lernejojn kaj fakultatojn, petante permeson por prelegi pri Esperanto;
b: La lokaj Esp-grupoj vaste disvastigos konkurson, kies slogano estas: ”Lernu Esp-on kaj gajnu vojaĝon”;
c: En junio/89 okazos por tiuj, kiuj de nun eklernas Esp-on, konkurso: la konkursantoj devos verki pri temo elektita de kvin instruistoj;
ĉ: La plej bonaj konkursintoj estos premiitaj per vojaĝo kaj gastado; estos inter-regiona turismo.
Elvira Fontes
AŬSTRIO
La aŭstria ILEI-sekcio estas malgranda — nur 12 membroj. Unu IPR-
26 e IPR
ekzemplero sendiĝas al alĝeriano kiel varba donaco.
Ekde 1986 dissendiĝas perkoresponda Esp-kurso, kiu konsistas el entute 19 lecionoj. Ĝi estas senpaga. La lernantoj devas pagi nur la sendokostojn kaj resendi testfolion post ĉiu leciono.
Por la kurso varbas anoncetoj en diversaj gazetoj, kiujn pagas la Aŭstria Laborkomitato Esperanto Centjara (ALEC). Inter januaro kaj junio 1988 aperis 41 anoncetoj; reagis 68 interesiĝantoj. Dum la menciita tempospaco forsendiĝis 700 lecionoj. Momente sufiĉas du kursprizorgantoj: Mag. MAYER kaj KLAG.
En junio, fine de la lernojaro, kvar gimnaziaj klasoj vizitis la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno (IEMW). La gelernantoj estis 16- ĝis 18-jaraĝaj.
Mag. Walter Klag
POLLANDO:
Eo en la Pedagogia Altlernejo en Bydgoszcz
Antaŭ naŭ jaroj komenciĝis en Pedagogia Altlernejo en la ĉefurbo de Pomeranujo la unua oficiala Eo-kurso. Ĝi naskiĝis en optimisma kaj inventema etoso, kiu regis en multaj instruejoj.(…)La vojevodia filio de Pola Eo-Asocio en Bydgoszcz kun la Lingvinstrua Fakultato kaj Didaktika Instituto organizis en la Pedagogia Altlernejo en 1985 fakultatan lektorejon. Ĝi estas interfaka, nedeviga kaj
okupiĝas pri: lektorejo por komencantoj kaj progresantoj; Eo-metodiko; elementa kurso; historio kaj socipolitikaj aspektoj de la E-movado; E-literaturo. oLa studentoj povas ekzameniĝi kaj la ekzamenita fako estas enskribita en la studkajeron. Post la ekzameno ili ricevas atestojn pri dua grado. Kursanoj rajtas instrui E- on en lernejoj kaj kluboj.(…) Studentoj rajtas elekti Eon kiel trian, nedevigan lingvon en tiuj branĉoj, en kiuj tria lingvo estas elektebla, aŭ kiel apartan fakon. Gravaj baroj por la progreso estas, ke la ministeriaj dekretoj kaj aktoj pri mez- kaj altlerneja lingvo-instruado ne metas Eon inter la oficiale instrueblajn lingvojn, sed inter la nedevigajn, apudfakajn lernobjektojn, kaj ke la tuta instruado kaj la rilataj organizaj kaj pedagogiaj taskoj ŝarĝas la ŝultrojn de nur unu persono. Ne aperas signoj, ke la situacio baldaŭ ŝanĝiĝos.(…) Tamen, en la studjaro 1987-88 studis 56 komencantoj kaj 11 progresantoj.(…)El la instrugrupoj eliĝis konstanta informo kaj entuziasmo, kiuj dum la jaroj allogis ĉiam pli da interesiĝantoj al ĝi. Oni esperu, ke varma etoso kaj influsfero de tiu eksperimentejo akompanos nin en la sekvaj jaroj.
Iwona Strachanowska
ĈINIO: Ecoj kaj taskoj de nedeviga Eo-kurso
Fine de 1982 la antaŭa Ŝtata Ministerio pri Edukado elsendis oficialan sciigon por rekonfirmi Eon unu el la
duaj fremdlingvoj, ke ĝi povas servi kiel nedeviga studobjekto en altlernejoj, kaj ankaŭ funkcii kiel unu el la oficialaj ekzamenaj objektoj por diplomi studentojn, promocii funkciulojn kaj varbi esplor-studentojn. Tio fariĝas mejloŝtono de la ĉina Eo-movado: Eo-instruado eniris jam de tiam en la etapon de daŭra evoluo normala el la postlabora kaj neoficiala. Ekde 1983 funkcias oficiala Eo-kurso en kelkdek altlernejoj.(…)Tamen ĉiuj Eo-instruistoj en altlernejoj frontas la longdaŭran problemon de la ekzistado de tia kurso. (…)
Jen kelkaj propraĵoj de Eo kaj de la situacio, kiun ĝi renkontas:
(..)Eo havas relative malmulton pri scienco kaj tekniko.
En la mondo, inkluzive de Ĉinio, plejparto de la homoj ankoraŭ ne konas ĝin. Kompare kun la ĉefaj etnaj lingvoj ĝia efiko estas ne granda.
Ĝi havas neniun fortan apogon potencan aŭ materian de ajna ŝtato aŭ nacio.(…)
Ecoj de nedevigaj Eo-kursoj ĉe ni estas: kiel ĉe la ceteraj duaj fremdlingvoj, same ĉe tia kurso la studentoj posedas jam iom da bazo de la unua fremdlingvo, kiun oni tamen ne alte taksu, krom por tiuj de la fakultato fremdlingva.(…)Tamen kontraste al la unuaj, por E-kurso troviĝas jenaj trajtoj:
Komence de la kurso la studentoj plejmulte komprenas nenion pri Eo: ili alvenas pro scivolemo, aŭ nur por plenumi la studprogramon aŭ por akompani amik(in)on. Fundamente
IPR e 27
— paĝo 16 de la PDF —
mankas modernaj elektronikaj instruiloj ĉu enlerneje ĉu ekstere. Oni ofertas nur kelkajn sonbendojn de Eo. Entute, troviĝas multe pli malfacilaj kondiĉoj por la kurso ol la oportunaj. Sed apenaŭ la lernejo ekfunkciigas la oficialan kurson, tio fariĝas fundo tre grava kaj neignorebla por nia laboro.
Taskoj de la nedeviga Eo-kurso:
La reguleco de E-aj gramatiko kaj vortfarado kaj ties elasteco faras la ĉefajn trajtojn kaj avantaĝojn de la lingvo.(…) Tial preni firme la klarigon de fundamentaj reguloj gramatikaj, bazaj radikoj kaj vortfarado kaj ekzercadon per ili…faros la komunan bazon bona unuflanke kaj plialtigos la intereson de la lerno aliflanke.(…)Por la kurso de ĉ. 100 studhoroj, kiun malhelpas multaj malfacilaĵoj, endas kaj eblas postuli nur fundamenton de aŭd-, parol- kaj skribokapablo, ĉefe la legkapablon. Ni emfazas la ligon kun fakaj scioj tial, ke tio koncernas la radikan celon de la lingvo kaj vivon de la kurso. Sen tio Eo..fariĝus hobio…Precipe rilate al la studentoj de fakoj scienc-teknikaj, kiam ili…konscias, ke uzo de Eo taŭgas por ilia faka laboro, leviĝos plu ilia intereso kaj instigiĝos ilia entuziasmo por plua lernado.(…) La vivo de Eo en sia dua jarcento dependos ĉefe de tio, ĉu ĝi povus esti aplikota vaste kaj grand – skale en sciencoj kaj teknikoj.(…)
Shao Rong (Soliva) (el ”La stelo de espero”)
28 e IPR
FRANCIO:
La fremdaj lingvoj en la franca instru-sistemo
La studado de unua fremda lingvo estas deviga por ĉiuj ekde la unua klaso de la mezlernejo kaj en la tuta daŭro de la lernado en mezlernejo kaj liceo. La studado de dua fremda lingvo estas proponata kiel elektebla fako komence de la tria jaro en mezlernejoj. En la tria kaj kvara klaso de mezlernejoj la unua fremda lingvo povas esti instruata pli intense dank’al pliaj du horoj (sume 5). Studado de tria lingvo eblas kiel libera fako por la lernantoj de la tri liceaj klasoj. Ĝin elektas precipe la lernantoj de literaturaj klasoj.
Kiuj lingvoj estas instruataj?
Nombro: 13 en la postelementaj lernejoj, inter kiuj 7 estas parolataj en la landoj de la eŭropa komunumo, 2 estas slavaj, 2 semidaj kaj 2 aziaj. Por 8 el tiuj lingvoj eblas trapasi 2 dungekzamenojn (CAPES kaj AGREGA- CIO — dungekzamenoj por liceaj instruistoj): germana, angla, araba, hispana, hebrea, itala, portugala kaj «rusa. Du inter tiuj lingvoj dungas je la nivelo de la agregacio (la plej altŝtupa dungekzameno por liceaj instruistoj) la pola kaj la japana. Unu dungas je la nivelo de CAPES: la ĉina. La nederlanda estas instruata de instruistoj sukcesintaj je CAPES en la germana aŭ angla kaj elektintaj la nederlandan kiel kroman fakon. La
moderna greka lingvo estas la plej laste allasita lingvo.
Lingvoj allasitaj ĉe ekzamenoj
Krom tiuj 13, 20 aliaj povas esti ekzamenfakoj ĉe la bakalaŭraĵo kiel elekteblaj fakoj, kondiĉe ke kompetenta ekzamenanto povu partopreni la ĵurion. Al tiuj 33 fremdaj lingvoj necesas aldoni 8 regionajn lingvojn instruatajn kiel duan aŭ trian lingvon; ili povas esti kroma ekzamenfako ĉe la bakalaŭraĵo. Al tiuj 41 fremdaj kaj regionaj lingvoj necesas fine aldoni nelimigeblan liston de ”patrinaj lingvoj”, kiuj, laŭ la samaj kondiĉoj, povas iĝi libere elekteblaj fakoj ĉe la bakalaŭraĵo.
Aldono de la tradukinto: en Francio ekzistas pluraj internaciaj liceoj, kie parto de la fakoj estas instruata en diversaj aliaj lingvoj ol la franca. De tri jaroj ekzistas en multaj mezlernejoj tiel nomataj ”trilingvaj” klasoj, kie la gelernantoj eklernas du fremdajn lingvojn ekde la unua klaso. Krome ekzistas ”dulingvaj” klasoj, en kiuj la unua fremda lingvo estas instruata intense (5 horoj), foje eĉ alia fako estas instruata en la fremda lingvo. En Elzaco la germana lingvo estas instruata en pli kaj pli multaj elementaj lernejoj ekde la 3-a klaso (CM1), en pluraj lernejoj eĉ ekde la 2-a klaso (CE2).
Kaj Esperanto?
De kvar jaroj Eo estas instruata po tri horoj semajne en la kvar klasoj de mezlernejo en Villefranche-sur-Saone
fare de 2 salajrataj instruistoj en la kadro de la normalaj instruhoroj. Pli ĝenerale Eo povas esti instruata en ĉiuj lernejoj ekster la normalaj lernohoroj, de nepagata instruisto. Universitataj -Eo-fakoj funkcias en Clermont-Ferrand, Liono, Aix-en- Provence kaj Parizo. (informoj eltiritaj de la revuo por francaj lingvoinstruistoj. LES LANGUES MODERNES)
tradukis kaj komentis Edmond Ludwig
HUNGARIO: BUDAPESTA ESPERANTO-FAKO
Komenciĝis la nova studjaro de la Esperanto-fako en la Universitato Eŭtvos Lorand (ELTE) en Budapeŝto. Ok studentoj elektis definitive la fakon en septembro. Krome, la nova prepara kurso (en kiu oni lernas la lingvon ankoraŭ sen devigo plenumi la tutan trijaran kurson de la fako) altiris dek novulojn. Sekve en la fako nun studas dudek kvar studentoj. Aldone, ĝi organizas enlandan 3-jaran korespondan kurson por 13 post-diplomaj studantoj, kiuj aldone al la skribaj taskoj, devas viziti la universitaton ĉiumonate por intensa 3-taga ĉeesta programo. Interesiĝo por internacia koresponda kurso estas granda, kaj peto por ĝia starigo estas transdonita al la kompetentaj instancoj.
Dume en la dua hungara urbo, Debrecen, komenciĝis alispeca kurso sub la gvido de d-ro Meszaros Bela.
IPR e 29
— paĝo 17 de la PDF —
En hungaraj universitatoj kaj trianivelaj edukejoj baza lingva studo estas deviga por ĉiu; ĝis nun temis pri la rusa kaj unu alia elektebla lingvo — ĝis nun Esperanto nur teorie figuris inter tiuj. Post multjara klopodado de la debrecenanoj, Esperanto estas aldonita al la lingvoj dualoke elekteblaj en la Universitato de Debrecen (KLTE). Krome ekde la nova jaro oni antaŭvidas, ke la rusa ne plu sola okupos la unuan elekton, sed aldoniĝos kelkaj pliaj lingvoj. Tiu variigo kaj plia elekteblo devos favori Esperanton en universitataj medioj.
INTERNACIE: ALIRO AL EŬROPA KOMUNUMO
En letero de la 14a de oktobro, la prezidanto de ILEI, s-ro Edward Symoens, turnis sin al la prezidanto de la komisiono de la eŭropa komunumo
en Bruselo, s-ro Jacques Delors, pri starigo de agadplano favore al la instruado de vivantaj lingvoj. La celo de tiu agadplano estas respekti la kulturan diversecon en Eŭropo kaj antaŭenigi la kvaliton kaj gradon de interkompreniĝo inter la civitanoj de la komunumo. S-ro Symoens emfazis, ke ILEI kaj UEA dividas tiujn celojn, kaj surbaze de tio faris specifan proponon pri starigo de lingva eksperimento en la dek du ŝtatoj de la EK. La letero, verkita kiel parto de kelknacia kampanjo de Esperantaj organizaĵoj, skizis la ĝisnunajn lernejajn eksperimentojn kaj citis la plejlastan rezolucion de Unesko. La agadplanon devas trakti la komisiono ĝis la fino de 1988.
“Ĉi tiu dusemajna kurso okazos laŭ la l intensiva studo (6 horojn tage) finiĝos per: prak (i.a. realigo de model-leciono) kaj per ricevo de tiganta gvidi internaciajn. Esperanto-kursoj Irena SZanser £i Varsovio. Ĉiu agintaj ri
-CH-301 La Chaux-de-Fonds 5 „Svislando.
30 e IPR
Leterkesto
Instrupolitiko de Eo: kiu respondecas?
(…)En la mondo, ni kredu, ke Eo-kursanoj ne mankas. Ni povas esperantigi, se ne la tutan mondon, almenaŭ grandan parton. Sed kiel, se mankus instruistoj? Ni ne tro fidu al la memlernantoj, kiuj estas kvante raraj. Se ni havus en ĉiuj lernejoj de ĉiuj nacioj minimume unu kapablan Eo-instruiston (veran pedagogon), kiu ricevis adekvatan formadon, ni povus garantii la aŭtomatan enkondukon de Eo en la lernejojn. Temas pri formado en ĉiu respektiva lando. La e-istoj havas la apartan avantaĝon surloke akiri scion tutmonde egalvaloran. E-istoj ja ne bezonas restadi en iu lando por majstri E-on.
Nia nuna komuna klopodo centriĝu al la formado de Eo-instruistoj, kio tamen ne forigas la privilegion de la asocioj organizi Eo-kursojn en la kluboj, grupoj por aĝaj personoj interesiĝantaj pri la lernado.(…)
En la nuna tempo, kiel por la unueca Eo-ekzameno, devas esti starigota komuna instrua politiko por ĉiuj landoj. La tasko kompreneble revenas al ILEI, kiu estas instrufaka Eo-organizaĵo por prilabori planon kaj konvenajn pedagogiajn materialojn.(…) En la kadro de la instrupolitiko estu aparte skizita la nomigo de oficiala konsulta komitato, la nura organo kompetenta por trakti kun priinstruaj instancoj temojn rilate Eo-instruadon. Al la instancoj estu oficiale anoncita la nomigo.
Eugene Raveloson, Antananarivo, Madagaskaro
Kio mankas en IPR: la faktoj. Kie oni instruas Eon al infanoj kaj gejunuloj? Kiel oni instruas Eon al ili? (…) Estas tro da teoriaj artikoloj. Ni bezonas reton de landaj kaj regionaj informantoj. Mi proponas helpon por informi pri tio, kion mi konas en la regiono de Saint-Etienne pri la junulinstruada kampo en la elementa lernejo.(…)
M. J. Dany, La Ricamarie, Francio
(Fakte, la dua letero estis unu el la solaj du skribaj reagoj, kiuj atingis nin post nia opini-peto pri IPR… — La red.)
(En la artikolo ”Infanlibroj en Esperanto”, IPR 1988/1)…mi konstatis du ĝenajn preserarojn, ambaŭ p. 48, nome:
en HUNGARAJ FABELOJ la frazo ”kompletigas tiujn higienaj konsiloj…” troviĝas en la recenzo de LA BLANKAJ GARDISTOJ, do estas forigenda de HUNGARAJ FABELOJ;
tiĝaj frazoj aŭ vortoj kaj multe da dialogoj. Jacqueline Gonin
IPR e 31
— paĝo 18 de la PDF —
Anoncoj:
PROJEKTO DE NOVA LERNOLIBRO PRI FIZIKO
Amplekso: ĉirkaŭ 11 ĉapitroj, 500- 700 paĝoj.
Temoj: Mekaniko, Likvaĵoj kaj gasoj, Osciloj kaj ondoj, Varmo, Elektromagnetismo, Liberaj elektronoj, Optiko, Kvantuma teorio de la lumo, Radioaktiveco kaj atomoj, Partikloj, Relativeco; Konstantoj kaj mallongigoj, Registro. Nivelo: por studentoj de fiziko en la unua kaj dua universitata lernojaro. Matematika nivelo: abiturienta ekzameno.
Se vi estas fakulo kaj volas kunlabori, bonvolu skribi al:
Mag. Walter KLAG, Rudolfinergasse 8, A-1190 Wien, Aŭstrio.
ĈU SILENTO EN KLASĈAMBRO?
Mi sidas en klasĉambro fronte al ili. La kapon klinitan al la tablo, ĉiuj zorge skribas. Grava estos la Kreita verko! De ĝi dependas ilia profesia estonteco, ĉar hodiaŭ ili trapasas la abiturientan ekzamenon!(…)Ĉiu seriozas, pensas, silentas. Bedaŭrinde ilian kvarhoran jam per si streĉan laboron aĉe penigas najbara fifama bormaŝino, funkciigita de la najbara konstruejo. Foje senfine, seninterrompe, foje eĉ pli malice: skue ĝi singultas sian bruegon, kiel akcela motorciklo ronkronkojn elpafas.
Pacience la kandidatoj eltenas la bruon, eĉ ŝajnas ignori ĝin. Sed mi ne toleras: ĉu estas juste ilin taksi laŭ tiel
32 e IPR
perturbata laboro? Ĉu vere naŭza bruo helpas pripensi ”naskiĝon de blokoj kaj malvarman militon” (1945- 53)” kaj ”agrikulturon kaj fiŝkaptadon en Japanio” aŭ la aliajn elekteblajn temojn?
Por ilin helpi, kion mi faris? (..)Homoj, jen mia demando: ĉu vi konas ilon mezurantan bruon, sufiĉe etan kaj malpezan por kunporti ĝin en via sako? Ŝajnas al mi, ke pro manko de taŭga mezurilo, malfacilas precize taksi malbonajn efikojn de bruo kaj serioze diskuti pedagogiajn problemojn ĉi-rilatajn per komparaj esploroj.(…)Mi ŝatus statistike interrilatigi gradon de bruo kun la aliaj instru-ĝenaj faktoroj; sed mankas ilo.
Ankaŭ mankas tempo: nun ili finis sian taskon, kaj ĉiujn taskopaperojn mi devas kolekti. Do, simple, se vi scias, de la ilo indiku al mi pezon, prezon kaj specon de vendejo. Afable
ankos
Francisko DEGOUL, 54 CAIL- LOTS, F-93100 MONTREUIL
MONDKONGRESO DE MONDA ASOCIO PRI PSIKIATRIO DE INFANAĜO KAJ PRI KONCERNAJ SCIENCOJ
En la itallingva svisa urbo Lugano okazos, 20-24.09.1989, la kvara mondkongreso pri psikiatrio de la unua infanaĝo kaj pri koncernaj sciencoj. La mondkongreson organizas loka grupo de Monda Asocio pri Psikiatrio de la Unua Infanaĝo kaj pri Koncernaj Sciencoj. Tiu asocio fondiĝis en 1980. Ties nuna prezidanto estas la usona-
no Robert N. Emde, kaj ties honora prezidanto estas Erik Erikson. Apartenas al ties estraro Serge Lebovici (Francio), Bertrand Cramer (Svislando), kaj aliaj konataj specialistoj.
La Mondkongreso estos dediĉata al ”Novaj Orientiĝoj pri la Unua Infanaĝo”. Aparte, oni antaŭvidas jenajn temarojn: ”Novaj orientiĝoj en psikobiologio”, ”Novaj orientiĝoj en kliniko”, ”Kulturaj variaĵoj kaj infana disvolviĝo”, ”Novaj orientiĝoj en prevento kaj en terapio”, ”Novaj orientiĝoj en la studo de netipaj evoluoj”.
Estus interese, se partoprenus ankaŭ Eo-parolantaj kongresanoj, kiuj povus alporti la pruvon pri la ekzisto de ”speciala” kaj rekta ”interparola” tekniko (fakte, la oficialaj lingvoj estos la angla, la franca kaj la itala).
Se almenaŭ kelkaj Eo-parolantaj specialistoj partoprenos, eblos organizi ion specialan por ili, kio servu ankaŭ kiel ekzemplo de demokratia kaj efika interdisciplina scienca interŝanĝo.
Interesatoj petu la informilon en angla-franca-itala de:
D-ro Tazio Carlevaro, Via A. Di Sacco 6, CH-6500 Bellinzona (Svislando).
Atingis nian redakcion la teksto de Literatura Manifesto ”87 de la Iltisa Skolo kun la peto ĝin publikigi. Ĉar ĝia teksto jam aperis en pluraj revuoj kaj ĉar ĝia temo ne rekte koncernas nian revuon, ni bedaŭre malplenumas tiun peton, sed konsilas al interesiĝantoj turni sin al Sarlanda Esperanto-Ligo, Schulstr. 30, D-6601, Saarbriicken-Scheidt, FR Germanio.
Samokaze ni gratulas la eldonejon Artur E. Iltis pro ĝia 20-jara ekzisto.
Eldoniĝis jam dua numero de la duonjara oficiala organo de Esperanto-Instituto de Dankook, “Mondo de Universitato. La lukse eldonita revuo enhavas en du lingvoj i.a. la konate elstaran artikolon de d-ro Helmar Frank: Propedeŭtika Valoro de la Internacia Lingvo, nepre legendan por pedagogoj. Abonebleco ne estas menciata, sed indas informiĝi ĉe 8 Hannam-dong, Seoul-140-714, Koreujo. Gratulojn al eldonanto d-ro Chang Choong-sik kaj la kunlaborantoj pro la kreo de universitata Esperanto-revuo — ja tiaj periodaĵoj ne multas.
Aperis n-roj 1988/1-3 de OPUS NIGRUM, trimonata beletra-kultura periodaĵo de la Esperanto-fako en Universitato ELTE, Budapest. El la enhavo: FJODOROV: Survoje (kulturpolitika eseo); SIMON: La senkompata humanisto (eseo pri Sandor Szathmĝri); THOR: Budapeŝto (vojaĝaj notoj); noveloj originalaj de Georgo KAMACO kaj alia, tradukita, de Edward STACHURA; poemoj de Meva MARON, Cyprian NOR- WID kaj aliaj. Unu numero kostas tri internaciajn respondkuponojn, jarabono dek. La adreso de la redaktejo samas kun tiu de IPR.
Alvenis broŝuro pri la svedia urbo Falkoping kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La modestaspekta, sed informoriĉa kajereto haveblas certe ĉe Falkopings Esperantoklubb, Midgardsgatan 4, 521 44 Falkoping, Svedio.
IPR e 33
— paĝo 19 de la PDF —
POR SCII, KIE NI ESTAS…
Inter la ĉefaj taskoj de ILEI estas kreskigi la instruadon de Esperanto, kaj kvante kaj kvalite. Antaŭkondiĉo por tio estas la iom banala tasko scii kaj superrigardi la nunan staton de la instruado en niaj lernejoj.
Jam de pluraj jaroj s-ro G. Pirlot el Belgio arigas informojn pri la universitat-nivelaj kursoj kaj pri la leĝaj bazoj por instruado de Esperanto diversnivele. Tion li aperigis plurfoje en superrigardebla formo, laste en 1988. Sube vi trovos kompletigajn informojn por tiu eldonaĵo. Liaj klopodoj arigi similajn informojn pri lerneja instruado antaŭ la universitata nivelo renkontis malpli da reagoj, do ILEI nun klopodas iom pli rekte, nome per la apuda demandilo. Ĝi aperis jam en Juna amiko numero 88/3, kaj estas dissendita al ĉiuj landaj sekcioj de ILEI kaj elektitaj landaj asocioj de UEA.
Ni petas precipe niajn sekciestrojn zorgi, ke informoj pri ĉiuj lernejaj klasoj en la koncerna lando atingu nin senprokraste. Ni interesiĝas unuavice pri lernantoj inter la aĝoj de 5 kaj 18. Ni aperigos resumon de la informoj en 1989. Pliajn ekzemplerojn de la enketilo oni povas akiri de la donita adreso, alvokoj en asociaj bultenoj estas bonvenaj; ni povas liveri prespretan originalon se redaktoro pretas aperigi la enketilon mem (en formatoj A4 aŭ A$5, t.e. la apuda.)
Helpu nin sci, ne nur kie, sed ankaŭ kiaj ni estas. Anticipan dankon pro via kunlaboro!
Sisfan MacGill
ESPERANTO EN UNIVERSITATOJ KAJ SUPERAJ INSTITUTOJ
Korektoj kaj aldonoj pri kursoj menciitaj en: G. PIRLOT: ”Oficiala situacio de la E-instruado en la mondo”, 7a eld. junio 1988.
Argentino (p. 20) — Rosario: la kurso ne plu okazas pro translokiĝo de la instruisto (laŭ la kursgvidinto, s-ro E. Kohei, let. 19.08.1988).
Hungario (p. 14.) — Kecskemet: Porinstruista Altlernejo, la kursgvidanto NE estas s-ro S. Gyenes, sed s-ro LAszl6 Vor6s (Pakozdi csata u. 9 l/1, H-B000 Kecskemet) (laŭ s-ro L. VOr6s, let. 25.07.1988).
Jugoslavio (Serbio) — Beograd: a, Ŝtata Pedagogia Instituto; b, d-ro Pribislav Marinkoviĉ kaj s-ro Monĉilo Ocokoljiĉ (Lenjinov bul. 97/18, YU-11070 Novi Beograd); c, ekde marto 1987 ĝis majo 1988: tri trimonataj seminarioj, kursoj por instruistoj el bazaj kaj mezgradaj lernejoj; kun diplomo, kiu rajtigas instrui Eon kadre de liberaj aktivaĵoj. La 3an de oktobro 1988 komenciĝis nova serio de seminarioj. (laŭ la kursgvidanto, s-ro M. Ocokoljiĉ, let. 25.06.1988).
Pollando (p. 18.) — Bydgoszcz: a, Supera Pedagogia Lernejo, kadre de la studo de fremdlingvoj kaj de la didaktika katedro: c, en la lerneja jaro 1988/29, dum 4 semestroj, estos tri grupoj da komencantoj (2 h/sem) kaj 56-persona grupo de progresantoj (2 h/sem ~i metodiko kun ekzameno, 2 h/sem). (laŭ la kursgvidantino, d-rino l. Strachanowska, let. 11.08.1988). — Bydgoszcz: a, Agrikultura Inĝenlera Akademio: b, ?; c, ekde? Libervola, nedeviga lektorato; sen ekzameno nek atestilo. (laŭ d-rino l. Strachanowska, let. 11.06. 1988).
Usono (p. 23) — Los Angeles (California): la kurso ne plu funkcias de tri jaroj (laŭ la kursgvidinto, s-ro E. Reed, let. 15.08.1988). — Potsdam (New York): la kurso ne plu estas organizata (laŭ la kursgvidinto, Prof. d-ro H. Tonkin, let. 22.06.1988).
Ĉinio — Qingdao (Shandong): a, Qingdao-a Universitato / Qingdao Daxue, Qingdao, Shandong; b, vicprof. Li Weilun; c, ekde okt. 1988. Speciala E-kurso, deviga; 1 jaro, 10 h/sem (s. 350 h); kun ekzameno kaj diplomo. (laŭ la kursgvidanto, vicprof. Li Weilun, let. 12.09.1988).
34 e IPR
INTERNACIA LIGO de ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ ILEI
Bonvolu resendi ĉi tiun demandilon al Juna amiko, Hungara Esperanto Asocio, pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario, ĝis la 31a de decembro 1986.
Bonvolu respondi aparte por ĉiu klaso. Kompletigu respondojn dorse, se necese. Aldona pli detala raporto estas ankaŭ bonvena.
Nomo de lernejo:
Urbo: Lando: Poŝta adreso de la lernejo aŭ instruisto:
Nomo de la instruisto:
Ĉu profesia instruisto? JES/NE Dungito de la lernejo? JES/NE
Kiom da lernantoj en la kurso: Kiomaĝaj:
Kiom oficiala estas la kurso: (hobia, oficiala, deviga, nedeviga ks.)
Komenco de la kurso: Atendata daŭro:
Kiom da studhoroj entute apartenas al la kurso: Kiom da studhoiroj okazas ĉiusemajne:
Kiun lernolibron aŭ materialon vi uzas: Ĉu fine de la kurso okazos ekzameno? Se jes, ĉu oficiala?
Ĉu dum la kurso vi komencos uzi Esperanton praktike? Kiel?
IPR e 35
— paĝo 20 de la PDF —
LINGVOINSTRUADO PER BILDOJ
La artikolo de Johann Hammond Rosbach en IPR 1988/1 instigis min informi la Eo-instruistojn pri la ekzisto de bildaro specife kreita de Unuiĝo Franca por Esperanto por Eo-instruado per bildoj. Ne temas pri programita kurso, sed pri materialo por paroligi gelernantojn, kiuj lernis perkoresponde aŭ aŭtodidakte, aŭ kiuj ankoraŭ ne sufiĉe flue parolas la lingvon. La celo estas aŭtomatigo de strukturoj. Ĝi estas uzebla dum vesperaj kursoj aŭ dum semajnfinaj aŭ semajnaj staĝoj. Speciala atento estas dediĉita al la senvortaj bildrakontoj, kiuj ilustras scenojn el la vivo, alparo-
lantajn la lernantaron kaj ebligantajn viglajn diskutojn. Ankaŭ temoj por skribaj hejmaj taskoj enas. La broŝuro entenas pedagogian gvidfoliaron por la instruistoj.
EDMOND LUDWIG
METODO 15 — La aventuroj de sinjoro MIMEM
Union Francaise pour l’Esperanto Abis, rue de la Cerisaie, F-75004 — Paris
(La kajero enhavas eĉ du kantojn tradukitajn el la franca. La ”Listo de la plej necesaj strukturoj” komenciĝas per la frazo ”Li trinkas ruĝan vinon” — La red.)
prr guru E—MNANENMIKIPTELINLNKI SE AMMKIMIOTN MLIEKAŬNNININ ITON IO I ma
Model-lecionoj per aŭdvida kasedo La hungara sekcio de ILEI registris ok model-lecionojn sur aŭdvidan i : 4 bendon (videokasedon). La celo estas disponigi analizeblan materialon por |
s lingvo-instruistoj kaj por uzo en metodikaj kursoj kaj seminarioj. La lecio- ; noj ne estis postredakte ”beligitaj”, ili donas do realisman bildon pri la disŝ volviĝo de la leciono kaj la reagoj de la lernantoj. Eĉ spertaj kursgvidantoj ŝ trovos novajn ideojn kaj teknikojn ĉi tie. La ok lecionoj estas preparitaj por diversaj aĝ-grupoj kaj niveloj. Por ko-
; mencantaj infanoj gvidas H. Behrmann (FR Germanio), por komencantaj 4 junuloj Pranjiĉ (Jugoslavio) kaj por komencantaj plen-kreskuloj E. Farkas-
ŝ Tatr (Hungario). Gvidas progresintajn infanojn-junulojn Lowinska-Varrĉ : (Pollando/Hungario), 1. Szanser (Pollando) kaj Janeva (Bulgario). Rol-lu- ; : don kun progresintaj studentoj gvidas S. MacGill (Nov-Zelando/Hungario) ŝ e kaj lecionon pri heraldiko kun plenkreskuloj gvidas Dr. T. Dahlenburg
4 (Germana DR).
| La kasedon akompanas samtitola kajereto kiu klarigas la celon de la 4 projekto kaj donas koncizan resumon de la enhavo de ĉiu leciono. La kase- 1 do estas kolora, 180 minuta, per VHS, por PAL kaj SECAM. La kasedo kaj i
niet ies vini vi viĝo dl ilnj kiol beb siejo vide eklo eeo. detoj iiaj ile BE iei vinj vilo ken. rtl ike iets kob sio eel vindo
: libreto ”Instruado en la praktiko” kostas 50 ned. gld. aŭ egalvaloron; en ŝ s Hungario 1200 forintojn. Mendu ĉe la Hungara sekcio de ILEI/ Pedagogia 3 komisiono de HEA, pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario.
kO TONG geodo]
36 e IPR
— paĝo 21 de la PDF —
Japanujo : Toi Kunio, 1448-1 Simotakajyanagi, Kazo-si, Saitama 347 Jugoslavio : Sonja Tavĉar, Liminijanska 6, YU-66320 Porotoroz
Korea Resp. : Gilsu So, Sodaemun, P.K. 59, Seoul-120
Nederlando : D. Luesken-Burger, Renderklippenweg 5, NL-8162 NC Epe Nordameriko : Ian Richmond, 66 Naomee Cres., London, Ont. Canada N6H 3TS Norvegujo : Age Meli, Beverstien 2, N-3190 Horten
Pollando : Tadeusz Ejsmont, ul. B. Bartoka 1 m 49, PL-92 547 Lodz Portugalio Alexandre Kasesa, Rua Actriz Palmira Bastos 10, 4’B, P-1900 Lisboa Sanmarino : Marina Michelotti, Contrada del Collegio 51, I-43031 San Marino Slovakio Rŭzena Vojtechova, Bytovky blok “B”, CS-05960 Tatavanska Lomnica Sovet-Unio : Palu Johannes, Solme 21, SU-200016 Tallinn, Estonio
Sud-Afriko : ape Spoelstra, Posbus 20185, Noordbrug 2522, Suid-Afrika
Svedujo : Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24200 Horby
Svisujo : Edgar Jobin, F.W. Dubois 11, CH-2400 Le Locle Venezuelo : J.E. Bachrich, Apartado 3833, YV-1010 A Caracas Zairio : Ngangu Nduantoni-Bakidila, B.P. 13, Lukala (Bas-Zaire) LABORKOMISIONOJ Statistiko : Pirlot Germain, Kemmelbergstraat 5, b. 3, B-8400 Oostende Didaktikaj : Sossois Georges, rue de la Consolation 2, B-6400 Couvin lud(il)oj
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
UNESKO : (Rilatoj de reciproka informado, Kategorio C) : 7 Place Fontenoy, F-75007 Paris. Reprezentantoj de ILEI: Fairbank James, 6 Avenue Th. Rousseau, F-75016 Paris Francois Lo Jacomo, 21 rue Juliette Dodu, F-75010 Paris
UEA : Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
IEI : Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag
KCE : Kultura Centro Esperantista, BP 771, CH-2301 La Chaux-de-Fonds
Kontribuaĵoj al IPR sendendaj en du ekzempleroj, tajpitaj, al la adreso de la Redaktejo (vd. kovrilpaĝon)
Abonado al IPR kaj membriĝo al ILEI: (membrokotizo 40 Svedaj Kronoj) 1) poŝtĝirkonto: 682117-7 (Stockholm). «La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj» (ILEI). Sodra Rorum pl. 455, S-242 00 Horby (Svedujo).
2) poŝtĝirkonto: 3789 64 — ILEI 2814 — UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando)
IPR 1988/4
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift ea Afgiftekantoor: Antwerpen X Jarkolekto 18 Trimonata okt.-dec. 1988
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Organo de Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj ILEI
REDAKTA KOMITATO
Carlevaro, T. (CH) Maitzen, M. (A) Formizzi, G. (I) Mallia, C. (M) Lins, U. (D) Mizuno, Y. (J) Ludwig, E. (F) Szerdahelyi I. (H) |
Redaktisto: Istvan Ertl, Universitato ELTE, Budapest Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): E. Symoens, Putsesteenweg 131 A, B-2180 Kalmthout
Redaktejo: Esperanto-fako, Universitato ELTE/BTK H-1364 Budapest, Pf. 107
IPR B 361180966/185 Presado: Grafika Centro Antverpeno,
Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, “8 -r32-3-234 34 00
— paĝo 2 de la PDF —
Jarkolekto 18 okt.-dec. 1988 N-ro 4, 1988
«Internacia Pedagogia Revuo» estas sendependa forumo de la tutmonda pedagogaro. Ĝi aperas trifoje jare. La redakta komitato rajtigas sin mallongigi aŭ korekti la manuskriptojn nur laŭ lingvaj vidpunktoj. Manuskriptojn ni ne resendas. Reproduktaĵoj, tradukaĵoj estas permesataj, eĉ rekomendataj, kune kun fontindiko.
LA ROLO DE KOMPUTILO EN LA INSTRUPROCEZO KOUTNY Ilona
En la lasta jardeko nova kaj interesa ilo aliĝis al la rimedaro de instruado kaj ofertis grandajn ŝanĝojn por ĝi: tio estas la mikrokomputilo. Kompreneble, ĝi ne volas kaj eĉ ne povas anstataŭi la homan instruiston, sed ĝi proponas al li efikan ilon kaj al gelernantoj allogan hejman helpilon, ekzercigilon. Dependas de ni, instruistoj, ĉu ni trovas ĝian konvenan lokon inter la instruhelpiloj. Tiu ĉi artikolo esploras la rolon de komputilo en la instru- kaj lernprocezo iom pli detale, do KIAM, KIEL kaj KION ĝi kapablas instrui, Ni koncentriĝas al la lingvoinstruado. Tiu ĉi nova tereno nomiĝas Komputile Asistata LingvoLernado, mallonge KALL (el la angla Computer Assisted Language Learning, mallonge CALL)
1. Kiam uzi komputilojn en la instruado
Ni konsideras la rolon de komputilo kompletiga, kvankam ekzistas programpakaĵoj por memstara lernado same kiel lernolibroj kaj sonmaterialoj. Ili estas uzeblaj, se pro iu kaŭzo la lernemulo ne havas eblecon konsulti instruiston.
La instruisto mem povas apliki komputilon dum la studhoro kiel demonstrilon, kiel modelilon de iu procezo. Per komputilo eblas pli rapide prezenti, havigi pli kompletan, koloran desegnon kaj simple ŝanĝi la parametrojn. Dum lingvoleciono ĝi povas prezenti taskojn, kiujn la lernantoj solvas per la gvido de la instruisto. Ekzemple la aventurprogramo “Grandville” (vd Kecskĉs) ofertas eblecojn por turisma vojaĝo (urbojn, hotelojn, vidindaĵojn, prezojn) kaj la lernantoj pri la franca diskutas, kion elekti.
IPRe1
— paĝo 3 de la PDF —
Per komputilo la instruisto povas ankaŭ kontroli la lernantojn, se estas pluraj komputiloj je dispono. La gelernantoj ricevas la taskaron tra la komputilo kaj la solvo kaj ties taksado registriĝos. Tiel la instruisto ne bezonas pene korekti ilin, ja tio jam estas farita precize, sufiĉas kompari kaj analizi la erarojn. Ĉe tiuj testoj aŭ similaj taskoj estas ĝenerale facile ŝanĝi la datumojn, pro tio ne nepre ĉiuj devas fari la samajn taskon aŭ oni povas refari la saman problemon, sed per aliaj vortoj. Kaze de reto eĉ dum la laboro de la gelernantoj la instruisto povas interveni, kontroli kaj helpi ĝin.
La plej grava rolo de komputilo aperas ĉe la memstara ekzercado de la gelernantoj en la lernejo aŭ hejme. Kompare kun lernolibro (aŭ magnetofona sonmaterialo) ĝi havas plurajn avantaĝojn:
ĝiestas interaga, t.e. ĝi prezentas la taskon kaj post la respondo de la lernanto tuj reagas: akceptas, helpas aŭ korektas kaj poste ĝi prezentas la novan taskon. Tiel la lernanto ne perdas la interesiĝon.
eblas lerni laŭ individua ritmo (kontraste al la magnetofona ekcercado), la komputilo pacience atendas la respondon, laŭ peto ripetas aŭ donas helpon por la solvo. Ĉe bone ellaborita programpakaĵo la proponata sekva tasko dependas de la solvo de la antaŭa.
“ la taksado estas tuja kaj objektiva, tiel ne fiksiĝas eraraj formoj en la kapo de la lernanto.
2. Kiel apliki komputilojn
Komputilo estas helpilo en la instruado, sed tio ne signifas, ke oni devas simple enkomputiligi kelkajn el la ĝisnunaj taskoj. Male, oni devas eluzi la specialajn eblecojn de la nova ilo kaj trovi taskojn, kiujn ĝi pli bone, pli simple, rapide aŭ pli precize povas plenumi ol instruisto aŭ la aliaj disponeblaj iloj.
Komputilo estas kompleksa ilo: ĝi povas prezenti la taskon en teksto kun bildoj simplaj kaj eventuale eĉ voĉe. Pleje konvenas la taskoj, kie la respondo estas unu vorto aŭ kelkaj antaŭvideblaj variantoj. (Tio ja estas malavantaĝo kompare kun la instruisto, kiu povas akcepti iun ajn ne antaŭviditan respondon, eĉ el la duone dirita li jam konjektas la bonan daŭrigon.)
Komputila taskaro estas pli simple ŝanĝebla, ĝisdatigebla ol lernolibro. La tielnomataj aŭtoraj programoj ofertas iun ŝelon por iu taskotipo kaj la instruisto plenigas ilin per la necesa datumaro: vortoj, tekstoj, gramatikaĵoj.
Eblas kolekti, kiuj vortoj kaj kiom ofte estis uzataj. Taskoj povas ripetiĝi laŭ hazarda aŭ planita maniero. Por ke la studmaterialo fiksiĝu, necesas ripetiĝo
2 e IPR
en iu formo. R. G€rard prezentas algoritmon por planita ripetiĝo laŭ la malfacileco de la tasko. “
Helpo en la solvo kaj taksado estas gravaj problemoj. Generale per premo de butono alvenas helpo aŭ post la unua malbona solvo aŭtomate. Estas pli konvene, se la lernanto havas eblecon ankoraŭfoje provi solvi la taskon, se tio ne sukcesis la unuan fojon. Ĉe bona solvo povas okazi laŭdo. Kiam la lernanto finas la laboron, la sistemo povas komuniki la atingitan rezulton.
3. Kion eblas instrui kaj ekzercigi per komputiloj
Gramatikaj taskoj estas ĝenerale facile aŭtomatigeblaj, ĉar la korekta solvo estas antaŭdifinebla interalie en la kazo de:
“ elektaj aŭ kompletigendaj testoj (ekz. enmeti prepoziciojn, finaĵojn, verboformojn ktp),
4 transformoj (ekz. el singularo al pluralo, el prezenco al preterito, el aktiva al pasiva voĉo ktp),
“ starigo de demandoj al donitaj frazoj.
Leksikon same eblas ekzercigi per komputilo, ekzemple:
enmeti la konvenajn vortojn en truhavan tekston,
x donila vorton petitan de la difino,
X respondial demando. Komputila vortaro povas helpi la lernadon. La lernanto povas fari ankaŭ sian propran vortaron kaj kontroli sian scion per ĝi.
Nuntempe la komunikada kompetento ricevis grandan emfazon en la instruado de fremdaj lingvoj, t.e. instrui al la lernantoj kiel komuniki en fremda lingvo. Tio envolvas la evoluigon de la 4 komunikkapabloj: skribado, legado, parolado kaj aŭskultado, kiujn oni klasifikas ĝenerale sekve:
receptiva produktiva
(percepta) (krea) skriba legado skribado parola aŭskultado parolado
Anstataŭ la tradiciaj gramatikaj kaj tradukaj ekzercoj la lernantoj devas uzi la lingvon en diversaj vivaj situacioj (vd la rolludojn de S. MacGill). Sed kiel instrui la parolan komunikadon per muta komputilo? La komputilaj instrusistemoj povas evoluigi nur la skribadon kaj certagrade la legadon el inter la 4
IPR e 3
— paĝo 4 de la PDF —
komunikkapabloj. Ankaŭ tie temas nur pri la korekta skribado — ortografie kaj gramatike — , kaj ne pri skriba esprimkapablo. Ĉi-lastan povas kontroli nur instruisto, ja la komputilaj sistemoj ne kapablas kompreni la homan lingvon (kvankam komputolingvistoj laboras pri tio), ili kapablas kontroli laŭ formaj kriterioj. Tio estas nun la limo de komputila instruado.
Kvankam la komputilo ne povas kontribui al ĉiuj fazoj de la instruado, ĝia rolo.estas grava en la elformo de gramatika kompetento kaj leksika scio, kiuj estas la bazoj por komunika kompetento.
4. Sintezita parolo en la instruado
Vasta gamo de programoj helpas la lingvoinstruadon, sed tamen io baza mankas, tio estas la parola komunikado, kio estas ne nur formo, sed ankaŭ enhava parto de la lingvoinstruado. Cetere la komputila instruado de iu ajn studobjekto estas pli natura, pli amikeca, se la prezento kaj la taksado de la tasko okazas parole.
Instrui parolon eblas nur per parolo! Por ke la komputilo transprenu ĉiterene el la laboro de instruisto, ĝi devus kompreni la parolon de la lernantoj kaj respondi parolante. La unua kazo, la aŭtomata parolrekono estas ankoraŭ malproksime. Jam ekzistas sistemoj, kiuj komprenas” homan parolon, do ili transformas la parolitan tekston al skribita, se la parolanto prononcas la vortojn kun paŭzo inter ili. Sed la rekono de flua parolo — eĉ kun eventuala erara prononco ĉe lernantoj de la lingvo — ankoraŭ ne estas solvita kontentige. M.- Th. Janot-Giorgetti aplikis la rekonon de aparte diritaj esperantaj vortoj en la instrusistemo MikroLEA.
La komputila genero de parolo estas pli simple solvebla kaj jam pluraj lingvoj estas aŭtomate generitaj. Ĉirkaŭe antaŭ dek jaroj aperis la lernilo-ludilo Speak and Spell [‘diru kaj literumu”], kiu surbaze de la angla parolgenero ekzercigis la anglan ortografion. Tamen la uzo de sintezita parolo ne vere disvastiĝis en KALL. La anglalingva superrigarda verko: Computers, Language Leaming and Language Teaching traktas la uzon de sintezita parolo en la instruado nur mallonge en la ĉapitro de ”Evoluigoj’. Tion kaŭzas ĝenerale la ne sufiĉe alta kvalito de la generita parolo.
La parolgenero laŭ reguloj (kiam ĉiu ajn teksto, skribita laŭ la kutima ortografio, transformiĝas al parolo sen kroma manipulado homa) diferencas en kvalito pro la diverseco en:
“ la reguleco de ortografio (kiom-grade la lingvo estas fonemika);
“ sonsistemo (kiom da komplikaj kaj proksimaj sonoj enestas) kaj
“ regula akcentado kaj intonacio en la diversaj lingvoj..
4e IPR
Laŭ tiuj kriterioj eblas produkti sufiĉe bonkvalitan esperantan parolon (vd Koutny, Olaszy). Unue B. A. Sherwood sintezis esperantan parolon kaj tuj uzis ĝin en instruado kadre de la sistemo PLATO komence de la okdekaj jaroj. Li ekzercigis vortojn per komputila parolo kaj simplaj surekranaj bildoj. Laŭ lia tiama konstato: “Esperanto estas la sola lingvo, kies sintezo estas adekvata por fremdlingva instruo pere de Votrax VS-6” [sintezilo] (vd Sherwood 1981).
1987-88 ellaboriĝis la parolgenera sistemo ESPAROL en la Budapeŝta Teknika Universitato (Koutny, Olaszy, Czapp) surbaze de la jam ekzistanta hungara sintezo. Tiu ĉi sistemo funkcias sur komputilo Commodore ?64 aŭ 128 per sintezila aparato kuplita al la komputilo (varianto por IBM PC estas evoluigata). Oni povas aktivigi la paroladon el la programlingvo BASIC. (Anoncon pri ESPAROL vd IPR 88/1.)
Katalin Kisfaludy verkis esperantan enkondukan kurson por tiu ĉi sistemo kaj faklaboraĵon. Pri tio kaj la efektiva kurso, kiun ni organizis ĉe HEA en la aŭtuna semestro vidu ŝian artikolon en tiu ĉi numero. (La programaro estas parto de la aĉetebla sistemo.)
Helpe de parolsintezo la komputilo povas kontribui ankaŭ al la evoluigo de la aŭdkapablo de la lernantoj. Ekzemple ĝi diktas aŭ rakontas historion, kies komprenon ĝi kontrolas per demandoj. Fine vidu la procezon de la taskosolvado per parolanta komputilo!
Tasko per Ĉu la solvo Voĉa plifortigo sint. parolo n»( de la lernanto )- j —| (laŭdo/prononc.) kaj/aŭ teksto bonas? A n A korekta
4 Ĉu 1-a eraro? — n —. solvo
j
helpo
nova tasko suma depende de rezulto rezulto OO IPR e 5
— paĝo 5 de la PDF —
‘ KOUTNY Ilona instruas esperanton kaj komputilan lingvistikon en la Lingvistika Katedro de Eŭtvos Universitato (Budapest) kaj kunlaboras en komputila parolprilaboro en la Budapeŝta Teknika Universitato.
Bibliografio
K. Ahmad, G. Corbett, M. Rogers, R. Sussex (1985): Computers, Language Learning and Language Teaching. Cambridge: Cambridge University Press.
Ray Gerard (1986): Komputiloj en instruado. En: IPR 1986/3, pp. 10-22.
Marie-Therese Janot-Giorgetti (1985): Parol-rekono kun limigita vortaro, ĝia apliko en la lere de parolataj lingvoj. En: Perkomputila tekstoprilaboro. Red. |. Koutny. Budapest:
Kecskes Istvan (1987): Mikroszamitogepek hasznalata az idegennyelvoktatasban [Uzado de
„ mikrokomputiloj en la instruado de fremdaj lingvoj]. Budapest: Tankĉnyvkiad6
Kisfaludy Katalin (1988): Apliko de sintezita parolo en la komputila instruado de Esperanto. Faklaboraĵo, ELTE Esperanto-fako
Koutny Ilona, Olaszy Gabor (1987): Fonetika fono kaj raligo de Esperantlingva elektronika parolgenero. Aperonta en la eldonaĵo de la konferenco Esperanto 100-jara, Vieno
Koutny l., Olaszy G., Kisfaludy K. (1988): Esperanto speech synthesis and its application in kat raj learning. En: Hungarian Phonetic Papers 19. Budapest: MTA Nyelvtud. Int. pp.47-54.
Stefan MacGill (1987): Instrui per aktorado. En: IPR 1987/2-3, pp.22-29 k Paroligi per rol-ludoj. En: IPR 1988/1, pp. 32-38.
Perkomputila instruado. Internacia Komputado 1985/2
Bruce A. Sherwood (1981): Sintezo de esperanta parolado. En: Kibernetiko de la homa ling- VO. rek Frank, Yashovardhan, R. Cziske. Budapest: HEA k Paderborn: Inst. pri Kib. pp.
tio. Rito
Demonstro de ESPAROL dum la Universala Kongreso en Roterdamo
6 e IPR
INSTRUADO DE ESPERANTO PER PAROLANTA KOMPUTILO KISFALUDY Katalin
Esperanto-kurso por komencantoj per komputilo
Kadre de baza kurso, organizita de Hungara Esperanto-Asocio en Budapeŝto, estis elprovataj Esperanto-instruprogramoj. Ili estas skribitaj en la programada lingvo BASIC por komputilo Commodore-64, kun apliko de la parolgenera sistemo ESPAROL, kiu provizas la komputilon per parolkapablo, t.e. ĝi eldiras iun ajn tekston skribitan laŭ la Esperanta ortografio.
La programpakaĵo servas al la unua plifortigo post lernado, al individua ekzercado de gelernantoj, kiuj dum la elprovado partoprenis en du tradiciaj studhoroj gvidataj de instruisto, kaj poste sekvis studhoro de perkomputila ekzercado.
Dum la individua ekzercado la lernanto sidiĝas antaŭ la ekranon, enigas kaj ekfunkciigas la programon kaj, tajpante mem, respondas al la demandoj de la komputilo. La respondojn la komputilo tuj pritaksas kaj komunikas la rezulton, tiel la lernanto senprokraste ricevas informon pri la ĝusteco aŭ malĝusteco de sia respondo.
La programaron mi pretigis kiel internacian kurshelpilon, pro tio ĝi ne enhavas tradukajn ekzercojn, kaj ankaŭ tasko-priskriboj kaj erar-mesaĝoj estas Esperantlingvaj ekde la komenco. La komprenadon de la taskoj faciligas modelfrazoj, kiuj certigas, ke la lernanto sciu, en kiu formo la komputilo atendas la respondon, ĉu sufiĉas sola vorto, finaĵo, aŭ ĉu ĝi atendas tutan frazon. Alikaze povus okazi, ke lingve korektan solvon la komputilo ne akceptas pro forma eraro.
La programo ne ligiĝas al lernolibro. La ekzercoj estas uzeblaj aparte, sed nepre estas bezonata instruisto por gvidi la lernantojn, aŭ almenaŭ la kono de la ekzercenda materialo. La sistemo konsistas el 5 partoj po 7-8 programoj: gramatikaj, leksikaj kaj ludaj. La detala priskribo de la laŭgrade dismetita gramatika kaj leksika materialo troviĝas en mia faklaboraĵo.
Komputilaj taskotipoj La programoj estas diverstipaj. La sintezita parolo havas la plej gravan rolon
en tiu kazo, kiam ĝin ne akompanas surekrana teksto, ekz. en diktadaj ekzer-
IPR e 7
— paĝo 6 de la PDF —
coj aŭ kiam la komputilo aŭdigas mallongan tekston, kies komprenon kontrolas surekrane aperantaj demandoj kun proponitaj respondoj (KOMPRENO).
Plej ofte la sintezita parolo kompletigas tion, kio aperas sur la ekrano. Ĉion aŭdatan oni povas ankaŭ legi: taskojn, ekzemplojn, demandojn, laŭdon, erarmesaĝon. Korektajn respondojn la komputilo ĉiam elparolas, erarajn neniam. Estas du specoj de tiuj ekzercoj.
La unua estas demand-responda, kie temas pri leksikaj ekzercoj. La tasko KOLOROJ ekzercigas kolornomojn per koloraj grafikaĵoj de flagoj; KIOM DA praktikigas numeralojn. FAMILIO faras demandojn pri parencaj rilatoj; SEMAJNO pri la tagoj de la semajno.
Duaspecaj ekzercoj estas transformaj kaj ekzercigas gramatikon. En la tasko DEMANDO oni devas konstrui demandon al iu malsimil-kolore skribita frazelemento. En PRONOMOJ la tasko de la lernanto estas anstatligi en frazo iun substantivon per adekvata persona pronomo. En la taskoj IG KAJ IĜ kaj AFIKSOJ oni devas transformi frazon uzante iun afikson tiel, ke la transformita frazo havu la saman signifon. Apartan grupon formas ekzercoj, en kiuj la lernanto devas kompletigi mankhavan frazon: FINAĴOJ, A KAJ E, PREPO- ZICIOJ. En la unua kompletigendas radikoj per finaĵoj, en la dua oni elektas inter la finaĵoj -a kaj -e, en la tria mankas prepozicioj en la frazoj. En ĉi tiuj ekzercoj la lernanto devas respondi nur per sola morfemo.
Denove alia ekzerctipo estas, kiam la lernanto devas mem konstrui frazojn laŭ iu modelo el donitaj vortoj, ekz. komence laŭ “La -o estas -o”, “La -o estas -a”, poste “preferi -i ol -i”, “preferi -on al -o”.
La instruadon de numeraloj helpas la ekzercoj ADICIO kaj SERIOJ. En la unua, la programo generas entjerojn inter unu kaj cent, kiujn la lernanto devas adicii — memkompreneble litere, ne cifere. En SERIOJ aperas tri numeraloj surekrane, elementoj de logika vico. Trovendas la logika rilato inter ili, elkalkulotaj estas la tri sekvaj elementoj.
La ĝis nun traktitaj ekzerctipoj formas la kernon de la programaro, sed ekzistas aldonaj programoj, jam ne rigore ekzercoj, sed plie ludoj, kiuj servas al amuza lernado, kiel ekz. VORTLUDO: la komputilo hazarde miksas la literojn de vorto kaj aperigas tion. La tasko estas rekonstrui la originalan vorton. Helpe la komputilo ĉiam diras iun informon aŭ difinon pri la serĉata vorto. Pliaj tiaj estas KRUCENIGMOJ, la sola programo, kiu uzas la hungaran lingvon por la difinoj, kaj ANEKDOTO; en ĉi-lasta la lernanto mem povas krei la lastan frazon de anekdoto.
8e IPR
Praktika sperto en komputile helpata Esperanto-kurso
Kiujn avantaĝojn havas la apliko de komputilo en la instruado? Plej gravas, ke la komputilo ebligas individuan ekzercadon sur la plej alta nivelo. La interaktiva ĉirkaŭaĵo konstante aktivigas la atenton de la lernantoj. La komputilo rapidigas la ellernon kaj helpas pli racian tempodividon de la instruisto. Por malpli rapidaj, timemaj, necertaj lernantoj la komputilo rolas kiel sociiga faktoro; ne ekzistas pli pacienca instruisto ol komputilo. Gravas la motiviga forto de la programoj: ludaj elementoj, grafikaj solvoj kaj koloroj forte altiras. La sintezita parolo multe avantaĝas pro la pli homa rilato kun la maŝino.
La bazan kurson partoprenis kaj infanoj kaj plenkreskuloj. Pri infanoj estis klare, ke ilin allogis al la kurso la komputilo, ne unuavice la ideo de internacia lingvo. Sed ankaŭ plenkreskuloj volonte ludis per la komputilo, ĉar antaŭ la ekrano ili ne sentis eĉ por momento, ke ili estas lernantaj, ekzercas, faras devigan taskon. La individua ekzercado ĉiam restis por ili ludo, sendepende de tio, ĉu ili uzis ludprogramon aŭ gramatikan ekzercon. Tial eĉ post trihora lernado ili ne laciĝis.
Perkomputila instruado rapide disvastiĝas. Espereble en la estonteco pli kaj pli multaj Esperanto-instruistoj profitos el la ebloj de komputilo, kies funkcio estas helpi kaj ne anstataŭi instruiston.
Bibliografio
Kisfaludy K. (1988): Apliko de sintezita parolo en la komputila instruado de Esperanto. Faklaboraĵo. ELTE.
Koutny l., Olaszy G., Kisfaludy K. (1988): Esperanto speech synthesis and its application in language learning. En: Hungarian Phonetic Papers 19.
IPRe9
— paĝo 7 de la PDF —
KIS 9.”
KIE LA MUSOJ KASIGIS ? ==
mr ——T
/
l Du “oe
: =
kb EVS vo (i ~I:
LL
Ni kore dankas al Andre Hetrmann el Winterthur, Svislando, pro ĉi tiu pedagogie interesa bildo, Ĉu vi sukcesos trejni la musojn en via lernejo tiom efike ekzercigi la prepoziciojn? ”La instruisto saltas sur la seĝon!” Pli taŭgaj por la akuzativo de direkto, eble?
10 e IPR
Lerneja politiko
ANTINOMIO DE LERNEJA LINGVAĴO
AL LA APLIKEBLA ERNO CSISZAR
Ordinaraj lernejoj ne povas plenumi siajn devojn: amasegoj de junuloj forgesas la lingvon tie lernitan, tre rapide; ilia lingvoscio fariĝas aplikebla neniam. De tempo al tempo ardiĝas la disputo inter koncernuloj: ĉu pli gravas parolkapablo ol ekposedo de gramatikaj reguloj? Kion sciu cetere lernantoj: ĉu legi, skribi, kompreni aŭ paroli? Samtempe ĉiuj ĉi celoj ne estas atingeblaj, sekve la lerneja lingvaĵo fariĝas krude kripligita. Eĉ por la idoj de la elita tavolo restas ne pli ol du elirvojoj: alproprigi fremdan lingvon helpe de la familio — do ekster la lernejoj — aŭ ekposedi ĝin en specialaj edukejoj, fonditaj precipe je profito de privilegiitoj. En la unua kazo oni instruigas la infanojn ekde frua aĝo private eksterlande, en fremdlingva medio. En pluraj landoj funkcias kelkaj lernejoj — en Hungario ĵus estis fonditaj dulingvaj gimnazioj —, kie la aplikado de la akirita lingvoscio okazas surloke: duono de la studobjektoj estas instruata fremdalingve.
Estus nefacile vicigi nur la skolojn de la metodikistoj, kiuj celis pli efike instruigi fremdajn lingvojn al infanaj amasoj, la tendenco mem tamen estas klara: antaŭe la instruado de la gramatika sistemo havis primaran lokon, nun, male, oni paroligas la infanojn, celante transigon el arbitre elektita minimuma lingvaĵo al nivelo jam aplikebla.
Esperantistaj pedagogoj bedaŭrinde blinde sekvadis ĉiujn metodikajn modojn, dumvoje ili ŝanĝis la veran celon je pseŭda. Anstataŭ helpi la infanojn iel ekkoni Esperanton, oni batalegas por enlerneja egalrajtigo de Esperanto, strebadas por formi el ĝi ordinaran studobjekton: estu ĝi tia, kia estas iu ajn alia, kiu povu malgajigi, enuigi, suferigi la infanojn dum plena jardeko, se ne pli longe, same kiel en kelkaj orientaj landoj la Rusa.
Tiun ĉi celadon spegulas tezoj pravigitaj kelkfoje ankaŭ far UEA, same la seniluziigaj faktoj: ekzistas landoj kun organizita grupo de pedagogoj sen lingvokursoj. Por instrua laboro la pedagogoj ne havas tempon, ilia energio elĉerpiĝas dum farado de strategiaj planoj, kompilado de petleteroj, per kiuj ili senlace bombardadas ministeriojn, aŭtoritatulojn. Same malagrablas alia sperto: en landoj, kie oni sukcesis oficialigi Esperanton, rimarkinde malkreskas la interesiĝo al ĝi. Post la “oficialigo” oni’povas “produkti” malpli da esperantistaj infanoj ol eblis antaŭe en malpli konvenaj juraj cirkonstancoj.
IPR e 11
— paĝo 8 de la PDF —
En lernejoj, t.e. inter burokratismaj kondiĉoj fariĝus el Esperanto ordinara lerneja lingvaĵo, absolute simila al aliaj, do preskaŭ plene senutila.
Prezenti ian ĝeneralan formon de lingvaĵo lerneja, kiun oni instruas, respektive alproprigas (ofte ambaŭ nur teorie) — tio estas nesolvebla problemo. La unuecon certigas la lernoplanoj, lernolibroj, la unueca agado de pedagogoj. De lando al lando ankaŭ tiuj faktoroj multe malsimilas. Plej okulfrapaj estas la diferencoj, kiuj devenas el ideologiaj-politikaj pripensoj. Plurfoje eblus pruvi, ke la lernolibroj mem antaŭ ĉio celas fortigi politikajn idealojn, t. e. doni falsajn bildojn pri la reala vivo, kaj ne gravas, ke dum la uzado de tiuj ĉi libroj la lingvo-alpropriga procezo fariĝas kvazaŭ akcesora.
En certaj landoj la instruplanoj por ĉiuj fremdaj lingvoj pli-malpli estas la samaj, ankaŭ la lernolibroj multe similas, ties aŭtoroj verkas laŭ anticipe ricevitaj postuloj, direktivoj. Sed en la praktiko inter la lernejoj mem tamen estas enormaj diferencoj, kiujn kaŭzas precipe financaj kaj laborfortaj kondiĉoj. Vilaĝaj lernejoj, kie eble eĉ diplomitaj fakinstruistoj forestas, ege postrestas; sed urbetoj same ne povas postsekvi urbegojn; ĝenerale esence gravajn avantaĝojn havas la ĉefurboj, respektive ties centroj kompare al la provinco kaj al la periferioj. Tavoleto — danke al specialaj lernejoj — povas proksimiĝi al la “perfekta” lingvoscio, dume amasegoj faras tute superflue misproporciajn fortostreĉojn. Kvazaŭ kutime oni kulpigas pro malsukceso ĉu la instruistojn, ĉu la lernolibrojn, ĉu la bazajn konceptojn, kaj tenas sin al la opinio, ke per partaj plibonigoj tamen eblus atingi esencajn ŝanĝojn ĉi-rilate. Nuntempe en landoj, kie lingvoinstruado forte lamas, oni serioze planas elformi dum kelkaj dekjaroj popolon du-trilingvan. La loĝantaro devus scii minimume du frem- Instruisto de lingvoj dajn lingvojn, el kiuj unu devus esti aplikata aktive, la alia konata almenaŭ
pasive. E ILAN Samtempe statistikoj pruvas, ke en landoj, kie la lernokondiĉoj estas plej fa- i CA Aj voraj, plimulto de la enloĝantoj konas ~= L neniun lingvon krom la gepatra, kvan- i :
kam tie oni povus utiligi la alproprigitan lingvon onidire ĉiutage, surstrate. Nenie en la mondo estas pli fortaj la ekonomiaj, komercaj, turismaj, kulturaj kontaktoj ol en la teritorio de la Eŭropa Komunumo. Tamen laŭ la plej freŝaj in- ‘ dikoj en landoj kiel Okcidenta Germanio, Francio, Hispanio kaj Italio apenaŭ
Dallos Jeno)
12 e IPR
6 procentoj de la loĝantaro deklaras sin dulingvaj. En Anglio, memkompreneble, la rezultoj estas pli malaltaj, surprize eĉ en Belgio, kie pluraj lingvoj estas oficialaj kaj la loĝantaro malsamas laŭ gepatraj lingvoj, nur ties triono parolas du aŭ pli ol du lingvojn. Intertempe ekestas konstante kaj spontane du- aŭ plurlingveco dise en la mondo, kiun produktas ne la lernejo, sed la socia medio, ekz. en Ciganaj familioj.
La lernejo ĝuste nun produktas la plej ŝi „ ge Instruisto de blologio evidentajn malsukcesojn, nun, kiam ling- nos voscio iĝas grava ankaŭ por simpluloj, precipe por intelektuloj, nun, kiam la ĝenerala evoluo postulus dulingvecon de milionoj, kiam lingvolernigo devus esti la plej esenca parto de la tuta lerneja instruado.
Rerigardante al la historio de la nunjarcenta lingvoinstruado, oni povas konstati, ke malgraŭ boniĝo de la sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj la fiaskigaj faktoroj multiĝis. Verajn rezultojn la lernejoj atingis ne en la “produktado” de du- aŭ trilingvuloj, sed en la unuecigo de naciaj, ŝtataj, literaturaj lingvoj. Oni sukcese detruis dialektojn en lernejoj, malebligis la uzadon de sia etnolingvo por amasoj da infanoj — rezultis antaŭ ĉio batalo kontraŭ minoritataj kulturoj. Oni aplikis, foje eĉ aplikas, senskrupule brutalajn manierojn: perforton, humiligojn, punojn eĉ fizikajn.
Spite al konstante akriĝantaj malkontento kaj kritiko, lernejaj entreprenoj interne fortiĝas, eĉ profitas el fuŝa laboro. Se aliaj entreprenoj — industriaj, agrikulturaj aŭ komercaj — produktas fuŝaĵojn, ili bankrotas; la lerneja sistemo, same misrezulta, elkovas nur pretekstojn por postuli pli grandan parton de la ŝtata budĝeto. Ju pli profundiĝas la eduka krizo, des pli fortiĝas interne la instruaj organizoj, minacante la interesojn de la socio.
Detruante lokajn tradiciojn, la ŝtata eduksistemo fariĝis enorma, monopola, plenpotenca, nekredeble inerta fronte al aktualaj lokaj pretendoj. Tiu inerto fontas precipe el tio, ke la tuta sistemo fremdiĝas, kvazaŭ sendependiĝas de la socio; la koncernatoj perdas sian eblon kontroli, esence influi ĝis la kernaj problemoj. Restas nur unu elekto: subiĝi al la supera volo. Individuaj kaj grupaj interesoj iĝas senindulge subpremitaj, perdiĝas ĉies fido je la lernejo. Tiuj ĉi gigantaj maŝinoj funkcias laŭ ŝtoniĝintaj reguloj kun potencega burokrataro, helpe de staboj de pseŭdo-sciencistoj kaj internaj brigadoj kontrolaj, labori-
IPR e 13
— paĝo 9 de la PDF —
gante en hierarkia sistemo armeojn da grizaj dungitoj, plej ofte malbone pagatajn instruistojn.
Vere, ke la temo mem ne postulas analizon de tiuj ĉi cirkonstancoj; la esperantistaron pli interesas la sorto de la internacia lingvo en la lerneja sistemo. “Longe daŭris la strebado enkonduki Esperanton en la lernejojn. Iam ŝajnis esti ĝusta la espero: se ĝi estos instruata komence nur en kelkaj lernejoj, la koncernaj potenchavuloj ekkonos ĝiajn avantaĝojn (facile lernebla, modeligebla, ligita al porhomara mesaĝo) kaj decidos disvastigi ĝin per la lerneja sistemo, sendepende de la Esperanto-movado. Tiuj esperoj ne realiĝas. Tute male: Esperanto malbonfartas en lernejaj cirkonstancoj. Eksperimentoj eĉ kelkjaraj alportis neniajn longdaŭre validajn rezultojn, Esperanto povis enradikiĝi nek Instruisto de gimnastiko okcidente nek oriente. Oni ne sukcesis ĝ SE sufiĉe interesigi la infanojn, inter pedagogoj ne kreskis ĝia reputacio, lernejaj instancoj ne malkovris en ĝi pedagogiajn valorojn.
Krom hazardaj kaj sporadaj informoj oni povas trovi neniajn indikojn pri tiu Esperanto-lingvaĵo, kiun gelernantoj povis alproprigi lerneje dum unu aŭ pluraj jaroj. Se tamen ekzistas iuj raportoj, tiuj ne sufiĉe fidindas: ĉiam estas intereso por troigi la rezulton kaj prisilenti la mankojn. Tion tamen eblas tre facile pruvi, ke en la movado apenaŭ estas personoj, kiuj ellernis Esperanton plene en lernejo: plimulto de la aktivuloj lernis la lingvon aŭtodidakte. Nur en Hungario lernejoj devintus produkti jam plurmilojn da esperantistaj junuloj; tiuj same komplete perdiĝis kiel la milionoj, kiuj devus povi paroli la Rusan aŭ aliajn lingvojn.
Kelkaj landaj asocioj — baze sur imagitaj ĝisnunaj rezultoj — celas jam ne nur enkonduki Esperanton, sed egalrajtigi ĝin al ceteraj lingvoj. Oni ŝatus, se ĝi estus almenaŭ elekteble deviga, poste plene deviga studobjekto. Oni ŝatus, se la instruado de Esperanto okazus tute same kiel tiu de iu ajn lingvo, kun perfortaj notoj, en ĉiuj lernejo-tipoj. Je kio ĝi estas efektive utila, se ĝia instruado bezonas samajn metodojn, samlongajn instru-periodojn kiel ekzemple la angla?
Tiu simia imitado alportas plene adekvatajn rezultojn. Estas jam sufiĉe multaj infanoj, kiuj post kvarjara lernado de Esperanto scias preskaŭ nenion,
14 e IPR
ne kapablas kunmeti elementajn frazojn. Kredeble pluraj reprezentantoj de la esperantistaro serioze pensas: sufiĉas trudiĝi en la lernejojn, poste ĝui la gloron — pluajn laborojn la ŝtato delevos de la ŝultroj de esperantistoj, kaj la ŝtataj instancoj mem povos, laŭ lerneja maniero, esperantistigi la tutan socion, pluraj ŝtatoj la tutan homaron.
La leĝa stato de Esperanto estas la plej konvena en Hungario kaj Bulgario, tamen iu ajn povas konstati, ke en diversaj aranĝoj pedagogoj kaj infanoj el tiuj du landoj ne superas siajn kolegojn alilandajn. En Hungario, dum porinfanaj okazaĵoj, ofte partoprenantoj ĝuste el Bulgario senĉese krokodilas: kaj la infanoj kaj la gvidantoj ne komprenas Esperanton. Foje eĉ tiuj instruistoj apenaŭ scipovas balbuti en Esperanto, kiuj prezentas modellecionon dum pedagogia seminario.
En lernejoj multe pli gravas ŝajnigi ol fari laboron. Se en iu lernejo Esperanto estas instruata, la gvidantaro klopodas profiti el tiu ĉi fakto. La efektivan scion de la infanoj neniu eksterulo kapablas prijuĝi, krom esperantistoj — sed oni povas facile kreskigi la reputacion de la lernejo, se la infanoj ofte prezentiĝas antaŭ publiko: kanto- kaj dancovesperoj, ekspozicioj kaj solenaĵoj multe gravas por tio. Misuzi infanojn je individua profito, laborigi ilin dum porokazaj eventoj, ekspluati ilin — je tio ankaŭ Esperanto povas esti konvena. La lerneja gvidantaro kontentiĝas je la akcesora agado de enlernejaj Esperanto-grupoj.
En lernejo oni ŝatas infanojn mezkapablajn. Dum la uniformiga strebado ili kondutas plej konvene. La bonkapablaj ne volas enue, malrapide antaŭeniri, la postrestintoj ne kapablas samritme evolui. Konfliktoj ekestas ĝuste pro tiuj du tipoj. Studobjektojn la lernejo aranĝas malsame pro ekonomia bezono, modo aŭ lokaj cirkonstancoj, ordigas ilin kvazaŭ hierarkie, laŭ agnoskata valoro. En tiu ĉi sistemo la humankarakteraj studobjektoj flankenpuŝiĝas, eventuale eĉ lingvoj, kaj Esperanto memkompreneble staras ĉe la fino. Sekve oni simple ne tolerus, malpermesus aktivadon plusan de fervora instruisto, kiu klopodus pli serioze, pli elane kaj pli rapide instrui Esperanton ol planite, ol permesite. Tial Esperanto estas interesa nur dum la unuaj studhoroj, kiam la infanoj ankoraŭ spertas ion, kio estas netipa, iasence stranga, eksterordinara. Poste, kiam oni kaptas la ritmon de la cetera instruado, la interesiĝo komencas regre-
Instruisto de kemio
DA l 49
IPR e 15
— paĝo 10 de la PDF —
si, vekiĝas enuo. Inter du maloftaj studhoroj, kiuj, pro la malgranda prestiĝo de Esperanto, estas en la plej maltaŭgaj tempoj, la infanoj grandaparte forgesas la pli frue alproprigitajn konojn. Eĉ en la plej kontentiga kazo la tempo sufiĉas nur por ripetado, por nesufiĉa okupiĝo pri la nova materialo. La infanoj : scias nur la aktualajn partojn, kiujn la instruisto antaŭvideble pridemandos. La efektiva celo — havi kompletan lingvoscion, posedi plenan lingvosistemon —
forvaporiĝas, restas la ĉiutaga devo lerni
Instruisto de historio por elteni dum kontrolado.
Pri degeneriĝo de Esperanto en lernejaj cirkonstancoj liveras signojn studkonkurso aranĝata en Hungario. Post plurjara amatora okazigo, la Landa Pionira Organizo ekprizorgis ĝin, sed spite al favoriĝo de la cirkonstancoj (ekz. pli valoraj premioj), la nombro de sinanoncantoj kaj partoprenantoj malkreskas, la rezultoj tute ne imponas. Aliteme: en la t. n. Pionira Urbo de Zanka (same Hungario), pasintjare oni denove disponigis 120 lokojn por feriado de la plej elstaraj lernantoj de Esperanto. Oni intencis akcepti ankaŭ 20 infanojn eksterlandajn, sed fine venis neniu el Ĉeĥoslovakio, Bulgario, Pollando kaj Jugoslavio (el aliaj landoj oni eĉ ne invitis infanojn). Verŝajne estus ege malfacile varbi en tiuj landoj esperantistajn infanojn, kiuj povus inde reprezenti tiujn per sia lingvoscio. Eĉ en Hungario, malgraŭ malaltaj kotizoj, oni povis anonci ĝis la unua limdato malpli ol 50 infanojn (nur 1 el la tuta Budapeŝto). Por eviti kompromitiĝon, HEA decidis certigi senpagajn lokojn al eminentaj esperantistaj infanoj kaj grandsume subvencii aliajn. Fine ĉiuj lokoj estis okupitaj, sed la rezulto mizeris. El iu urbo venis 40 infanoj, el kiuj 1 paroletis Esperanton. Eĉ inter la agnoskataj eminentuloj estis balbutulo, kiu ne povis respondi al jenaj demandoj: “Kio estas via nomo? El kiu urbo vi venis?” Nur tiuj kapablis senĝene paroli Esperanton, kiuj devenis el iel esperanta medio, kiuj alproprigis ĝin hejme, helpe de ne instruisto, sed gepatroj aŭ parencoj.
Esperanto instruata en lernejo estas valoro apenaŭ taksebla. Ĝia enkonduko en bazajn kaj mezajn lernejojn levis ĝian prestiĝon, sed pro la nealveno de la antaŭplanitaj, tre atendataj rezultoj, tiu ĉi prestiĝo de la internacia lingvo povas ne nur senspure perdiĝi, sed ankaŭ elvoki danĝeran precedenton. (En superaj lernejoj, universitatoj Esperanto povas enradikiĝi pli forte, ĉar tie ĉar-
16 e IPR
latanismo, altrudado — en la kazo de Esperanto — ne ludas esencan, ĝenerale eĉ ne akcesoran rolon.)
La spertoj klare indikas, ke lernejoj povus labori efike por Esperanto ne nepre per instruado laŭtradicia, sed per ĝusta informado pri la monda lingvoproblemo (kadre de historio, geografio, literaturo) kaj klarigado pri la raciaj solvoj, per larĝskala (ne izolita) instigado de la infanoj partopreni en mallongaj, intensaj kursoj ĉu en ĉu ekster la lernejo, kie eblu ankaŭ prizorgi samtempan aplikon de la akirita lingvoscio ne trude, sed en vere internacia medio.
Nuntempe en lernejaj cirkonstancoj ne eblas atingi rezultojn pri tri esence gravaj aspektoj de la sama laboro: informado (varbado), instruado kaj apliko. El tio oni plenumas nur duonon, trionon… Laboro farita one ankaŭ en la kazo de Esperanto valoras malpli ol nenia laboro.
Redaktora noto: ne forgesu, ke vidpunkto de aŭtoro ne nepre koincidas kun tiu de la redakcio. La ĉi-supran artikolon ni publikigas en la espero veki diskuton: ĝiaj konkludoj ŝajnas al ni baziĝi eble troe je Hungariaj spertoj — ĝi ja estis teksto de prelego en Hungaria kunveno. Ĉu Vi konkludus aliel, ĉu spertoj pri fremdlingva instruado en Via lando estas pli kontentigaj?
IPR e 17
— paĝo 11 de la PDF —
PRI PROJEKTO DE INTERNACIA ALTLERNEJA ESPERANTO-LERNOLIBRO: “FIEDLER-MATTUSCH: ESPERANTO — INTERNACIA
LERNOLIBRO POR STUDENTOJ KAJ SCIENCISTOJ” Doz. Dr. Sc. Hans-Jŭrgen MATTUSCH
Ekde 1988 en GDR ekzistas la eblo fakultative instrui Esperanton en universitatoj kaj altlernejoj. El tio rezultis la bezono ellabori Esperanto-lernolibron konvenan por studentoj kaj sciencistoj.
Elirante de la internacieco de Esperanto kaj de ekonomiaj motivoj, la nova instrumaterialo estas konceptita por uzo en altlernejoj kaj universitatoj de ĉiuj pri tio interesataj landoj de la mondo. Pro tio ĝi estas verkita tute cellingve, t.e. Esperante. Dum instruado memkompreneble eblas uzi gepatran lingvon por klarigoj; aldone plurlingva vortlisto estas projektita. La lernolibro ne taŭgas por individua studado.
Nia lernolibro estas ellaborata kaj en minimuma kaj en maksimuma versioj. Ĉi-lasta, projektita por eldoneja publikigo, kombinas parton por komencantoj (10 lecionoj, en kiuj ni klopodas kunigi ĉiutagan lingvaĵon kaj elekton el la ĝenerala scienca lingvo) kaj porprogresantan parton (tekstoj kun interdisciplina scienca temaro). La minimuma versio, planita kiel interna presaĵo por universitatoj kaj altlernejoj de GDR, ampleksas nur la parton por komencantoj. Sistemo de lumbild- kaj lumfoliserioj, sonbendoj aŭ kasedoj, porkomputilaj ekzercoserioj kompletigos la maksimuman version.
Jam post 5 lecionoj la partoprenantoj de la kurso regos la bazajn gramatikajn sciojn kaj kelkajn gravajn elementojn de la vortfarado, tiel ke — helpe de vortaro — eblos ekkorespondi kun eksterlandaj esperantistoj. En lecionoj 6- 10 estos prezentataj la cetero de gramatiko kaj vortformado, krom kelkaj specialaj problemoj. Ĉi-parte ni celas la atingon de kapablo legi kun vortaro meze malfacilajn sciencajn tekstojn, kompreni fakajn prelegojn samnivelajn kaj modeste interkompreniĝi dum kunvenoj kaj konferencoj.
Post atingo de certa scinivelo — ĉirkaŭ leciono 6 — apud la sistema prezentado de gramatiko inkluziviĝos ankaŭ pli funkciismaj pritraktoj. Gramatikon kaj vortformadon ilustros laŭeble bone aranĝitaj kaj lingve simple formulitaj skemoj, tabeloj; specialan atenton ricevos sistemiga ripetado.
Aldone lerneblaj vortoj, fakultativaj tekstoj, rolludoj ks. helpos diferencigi laŭ scipovo en ĉiu lernetapo. Sufiĉaj ripet-ekzercoj disponeblos, ĉefe por evoluigi komunik-kapablojn.
Nuntempe pretas la unuaj 5 lecionoj, kiuj estos elprovataj en instruado en tiu ĉi jaro.
18 e IPR
23a INTERNACIA KONGRESO DE l. kii E u ) u
(Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)
Gwent College of Higher Education Caerleon, Kimrio
5 – 12 Aŭgusto 1989
Kongresa Temo: “Motivado en la Lerneja Instruado de Esperanto”
Aliĝadreso: A. Pitt, Yew Tree Cottage, Ivington Road, Leominster, HR6 8QD, Anglio. — (0568) 3061
Sekretario: M. Jones, 41 Causeway, Chippenham, Wilts., SN15 3DD, Anglio — 8 (0249) 656041
— paĝo 12 de la PDF —
La loko
Kimrio fieras gastigi la 23an Konferencon de ILEI. Vi spertos ke la lokaj instancoj bonvenigas nin tiel plenkore kiel ili jam bonvenigis du Britajn Kongresojn kaj fervojistan ferion dum la lastaj jaroj. Caerleon troviĝas en Sudorienta Kimrio apud Newport. Ĝi estis la loka ĉefurbo de la Roma Imperio kaj montras interesajn restaĵojn de tiu epoko. Proksime troviĝas bela montara kamparo. La valoj de la Wye- kaj Usk-riveroj, Cardiff ĉefurbo de Kimrio kaj Bristol, antikva havenurbego.
La kongresejo
Ni kongresas en Kolegio de Altedukado. Ĉiuj ĉambroj disponas pri varma akvo, sed bonvolu kunporti propran mantukon kaj sapon. Ekzistas nur ok dulitaj ĉambroj, kiujn ni disdonos al la unuaj kiuj sendas petleteron. Krome, estas multaj komfortaj unulitaj ĉambroj. La konstruaĵo taŭgas por handikapuloj, malgraŭ ke ĝi ne estas perfekta.
Kotizoj „
Por la tuta semajno (loĝado, partopreno, kaj ĉiuj manĝoj) . 155.00 TAOMZIVO Sko o re KN o l o, VN a 5.00 Tranokto kaj malenmanĝo’ 2 VS a seks e 11.00 Tagmanĝo aŭ vespermanĝo …………….s.ssssss.. 4.50 Kafo aŭteo kun manĝaĵeto …………………….. 0.50 Krompago por ne-membroj de ILEI ……………….. 5.00
La prezoj estas kalkulitaj en britaj pundoj. Se eblas, pagu per tiu mono, aŭ aldonu egalvalore 2 pundojn por ŝanĝkostoj. Aliĝontoj post la unua de majo 1989 pagos aldonan sumon de 10 britaj pundoj. La duon- aŭ tuttaga ekskurso estas pagebla surloke.
Ĝeneralaj informoj
Pro la fakto, ke en Britio la somerferioj komenciĝas multe pli malfrue ol sur la kontinento, la ILEI-Konferenco en 1989 okazos post la UEA-Kongreso en Brighton, kiu finiĝas sabaton la 5an de aŭgusto. Krom la kutimaj programeroj (interkona, kultura, nacia, distra vesperoj, ekskurso, diverstipaj kursoj), la programo mencias fundan diskuton pri renovigo de la statuto kaj la regularo, diskuton pri la
interna kaj ekstera funkciadoj de ILEI, kaj precipe referaĵoj pri la
kadrotemo: “Motivado en la lerneja instruado de Esperanto”. La
debato kuniĝas kun la ĉeftemo de la “Tago de la Lernejo” en Roterdamo (1988).
Ideoj, sugestoj, proponoj pri diskutindaj programeroj estas nepre bonvenaj ĉe la prezidanto de ILEI aŭ ĉe la LKK-sekretario, same kiel eventualaj kandidat-referantoj pri la kadrotemo.
Ĉiu aliĝinto ricevos konfirmon en la formo de dua informilo, junie 1989, en kiu troviĝos pli da informoj pri la programo. Ĉi tiu ankaŭ aperos en la junio-numero de IPR.
Kiel atingi la kongresejon
Aŭtomobile: per aŭtovojo M4. Prenu elirejon 25 kaj sekvu vojon B-4596 al Caerleon.
Vagonare: al Newport kaj poste trafu aŭtobuson 2A, 2C aŭ 7 de la aŭtobusa stacio. Estas ofta servo.
Se ekzistas sufiĉaj petantoj, ni aranĝos transporton de Brighton al Caerleon tuj post la Universala Kongreso de UEA, kaj de Caerleon al Londono, por flugadoj kaj pramvagonaroj post la ILEI-Konferenco. Se vi uzos tiajn eblecojn, bonvolu indiki ilin sur la aliĝilo.
Cseh-seminarioj
ILEI, kunlabore kun IEl (Internacia Esperanto-instituto) enkondukas en la programon de niaj konferencoj Cseh-seminariojn A, B kaj ev. C por Esperanto-instruantoj.
La celo de la seminarioj estas ebligi al Esperanto-instruantoj atingi specialecon de Cseh-instruisto. Aliĝintoj al Cseh-seminarioj ricevos informojn kaj programojn kiel prepari sin. Por ili ne necesas posedi bazan Cseh-formadon.
Atentu! Cseh-seminarioj estas aparte pagendaj, ĉar ili rilatas nur personojn, kiuj interesiĝas pri ili.
Prezo: Por la seminarioj A, B aŭ C po 70 guldenojn. La pagon bonvolu sendi al Internacia Esperanto-instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Poŝtĝiro 162626 aŭ bankkonto 48.16.78.557 AMRO (aldonu 9 guldenojn lastkaze).
— paĝo 13 de la PDF —
ALIĜILO
Mi aliĝas al la 23a Konferenco de ILEI en Caerleon, aŭgusto 1989
FAMIlAMOMO SS am NO AI, ANAŬRDIMO 2 SA ame FRO[OSIO SSL, Naskiĝdato ………………….. SEKSOJ. ..ur kredado SIIPAVO [2 loj SO Lu o o o aj Et METO 3 a ks oa Poŝta kodo …………… EOGIOKO Sem no kt kande sa o Telefonnumero
Bonvolu krucsigni: Mi mendas dulitan ĉambron: [ ] Mi estas membro de ILEI: [ ] Mi manĝos vegetare: [] MiSekvas jenan dieton; 33. eno uk mk uu kvan po dao, bs o sv Poo skudo val nna (uc Mi partoprenos Cseh-seminarion A. B, aŭ C kaj jam pagis [ ]
ne pagis [ ]
Mi intencas partopreni la krompagendan ekskurson: jes []/ ne [ ] [ANA EO AMOJ? Loa eola, esea kaba rekreo ova kork a A ao laga mas La vona La kotizon de ……………… britaj pundoj mi pagis je dato ……………………. ĉe la Banko T.S.B., Leominster, al la kontnumero 09090 268 kun la mencio “23a Konferenco de ILEI”. Mi deziras transporton de Brighton al Caerleon [‘] Mi deziras transporton de Caerleon al Londono [ ]
Dato Subskribo
Spaco rezervita al LKK La aliĝilo alvenis je …………………….. Aliĝnumero ……………. La pago alvenis je ……………………………- SUMO: iso ido ANKO[GU:SUMAS TO Na silon sepen eso seksan
Ĉambronumero: ……………. kun
PRIPAROLATA TEMPO — RELATIVA TEMPO Odd TANGERUD
Du gravaj nocioj en la gramatiko de Esperanto
La priparolata tempo estas la tempo, kiun oni priparolas en frazo. Ekzemple en la frazo “Patrino bakas panon” la priparolata tempo estas nuntempo. Ankaŭ la frazo “Patrino estas bakanta panon” estas en nuntempo, ĉar la verbo “estas” indikas la priparolatan tempon. La participo “bakanta” estas predikativo al la subjekto, kaj nur ludas rolon kiel aliaj adjektivoj, ekzemple “Patrino estas bona”. La adjektivo kvalifikas la substantivon. Adjektivoj kiel “bona” donas al la substantivo moralan econ. Participoj adjektivaj donas al la substantivo tempan econ rilate al la priparolata tempo. Tion ni nomas relativa tempo. Ekzemploj pri priparolata tempo en nuntempo:
“Patrino bakas panon.”
“Patrino estas bakanta panon.”
“Patrino estas bakinta panon.”
“Patrino estas bakonta panon.”
“La pano estas bakata.”
“La pano estas bakita.”
“La pano estas bakota.”
En la sekvaj ekzemploj la priparolata tempo estas pasinta tempo:
“Patrino bakis panon.”
“Patrino estis bakanta panon.”
“Patrino estis bakinta panon.”
“Patrino estis bakonta panon.”
“La pano estis bakata.”
“La pano estis bakita.”
“La pano estis bakota.”
En la sekvaj ekzemploj la priparolata tempo estas venonta tempo:
“Patrino bakos panon.”
“Patrino estos bakanta panon.”
“Patrino estos bakinta panon.”
“Patrino estos bakonta panon.”
“La pano estos bakata.”
“La pano estos bakita.”
“La pano estos bakota.”
Plua klarigo pri relativa tempo: En la esprimo “estas bakanta” -ant- indikas samtempecon al “estas”. Do la ago “baki” okazas en la nuntempo.
IPR e 19
— paĝo 14 de la PDF —
En la pasiva esprimo “estas bakata” -at- indikas, ke la substantivo ricevas tiun econ samtempe kun “estas”, do en la nuntempo.
En la esprimo “estis bakanta” -ant- indikas samtempecon al “estis”. Do la bakado okazis en la pasinteco, ĉar “bakanta” ne havas absolutan tempon, sed
tempon relativan al “estis”.
En la pasiva esprimo “estis bakata” -at- indikas, ke la substantivo ricevis la econ “esti bakata” en la pasinteco, ĉar la participo havas tempon relativan al la verbo “estis”.
En la esprimo “estos bakanta” -ant- indikas samtempecon al “estos”. Do la bakado okazos en la venonteco, ĉar “bakanta” ne havas absolutan tempon, sed tempon relativan al “estos”.
En la pasiva esprimo “estos bakata” -at- indikas, ke la substantivo ricevos la econ “esti bakata” en la venonteco, ĉar la participo ne havas absolutan tempon, sed tempon relativan al la verbo “estos”.
La supraj klarigoj ankaŭ validas por la aliaj formoj de la ekzemplaj frazoj. Do-mi traktos ilin iom pli rapide.
“La pano estas bakita.”-it- montras antaŭtempecon rilate al “estas”. En nia frazo ni priparolas nuntempan staton (“estas”), sed rilate al tiu priparolata tempo la bakado okazis antaŭe.
“La pano estis bakita.” -it- montras antaŭtempecon rilate al “estis”. Tio signifas en nia frazo, ke ni priparolas pasintan tempon (“estis”), kaj jam tiam la bakado estis farita. Rilate al “estis” ĝi okazis en antaŭtempeco.
“La pano estos bakita.” -it- montras antaŭtempecon rilate al “estos”. Tio signifas en nia frazo, ke ni priparolas venontan tempon (“estos”). En tiu venonta tempo ni povos manĝi la antaŭe bakitan panon, kaj tial ne bezonos malsati. Tamen ni nenion scias pri la tempo, kiam patrino bakis la panon, krom tio, ke la bakado okazis antaŭ la tempo de “estos”. Do ni havas tre klaran ekzemplon pri relativeco inter la frazelementoj.
“La pano estas bakota.” -ot- montras posttempecon rilate al “estas”. Ni priparolas nuntempan staton (“estas”), sed rilate al tiu priparolata tempo la bakado okazos poste. Ni ne havas panon, sed ricevos ĝin estonte, se iu bakos ĝin.
“La pano estis bakota.” -ot- montras posttempecon rilate al “estis”. Tio signifas, ke ni priparolas staton en la pasinteco. Tiam la pano ankoraŭ ne ekzistis, sed la intenco fari ĝin ekzistis. La participo havas tempon relativan al “estis”. Do en pasinttempa rakonto la bakado espereble okazos.
“La pano estos bakota.” -ot- montras posttempecon rilate al “estos”. La priparolata tempo (“estos) estas estonta. Je tiu tempo la bakado ankoraŭ ne estas realigata aŭ realigita. Rilate al la priparolata tempo la bakado estas rea-
20 e IPR
ligota. Espereble la tempo ĝis realigado ne estos tro longa, por ke ni ne mortu pro malsato.
: en kelkaj Zamenhofaj ekzemploj:
1. “Tio estas jam tute alia afero, tre subtila kaj postulanta longan priparoladon.” (ZM, p. 2.). La priparolata tempo estas montrata de “estas jam”. Do nuntempo. La participo “postulanta”, kiu estas nuntempa participo, montras samtempecon al la priparolata tempo. Tiel ni havas du adjektivojn (“subtila” kaj “postulanta”), kiuj ambaŭ estas samtempecaj kun la afero, kiu “estas”. Regulo; -ant- montras samtempecon al la priparolata tempo.
2. “Ili venos al la ĉi tie starantaj . monumentoj.” (ZFT, p. 54.) La priparolatan tempon montras “venos”. Do venonta tempo. La participo “starantaj” laŭ la senco montras kvazaŭ eternan staton. Tamen ene en la frazo ĝi estas rilata al “venos”, kiu estas la priparolata tempo, kaj neniu alia tempindikilo troviĝas.
3. “ĉiun abonanton, kiu ĝis la 10-a de septembro ne repostulos de ni sian restintan monon, ni rigardos kiel akceptintan la novajn kondiĉojn de abono.” (ZOV, p.209.) La priparolatan tempon montras “ĝis la 10-a de septembro” kaj “repostulos”. Do venonta tempo. Ni trovas du participojn, ambaŭ tempe rilatajn al “ĝis la 10-a de septembro ne repostulos”. Ili montras antaŭtempan staton aŭ agon en la priparolata tempo “repostulos”. Regulo: -int- montras antaŭtempecon al la priparolata tempo.
4. “Jes, tiajn versojn oni skribas, kiam oni estas enamiĝinta, sed homo prudenta ilin ne presigas.” (ZFU p. 80.) La priparolatan tempon montras “skribas”. La subpropozicio “kiam oni estas…” rilatas samtempe al “skribas”. La participo “enamiĝinta” rilatas antaŭtempe interne de la subpropozicio al “estas”.
5. “Kiam vi estos plenumintaj vian laboron kaj sufiĉe ĝojintaj en ĉi tiu benita mondo, tiam — mi scias — vi ankaŭ venos al ni supren.” (ZFK p. 132.) La priparolatan tempon montras “Kiam vi estos…” kaj “venos”. Do venonta tempo. “Plenumintaj” kaj “ĝojintaj” estas pasintaj rilate al “estos” kaj “venos”. La pasiva participo “benita” ludas pure adjektivan rolon, kiel ekzemple “bona”. Ĝi tamen montras antaŭtempecan staton, kiu ankoraŭ estas aktuala. Regulo: – it- montras antaŭtempecon al la priparolata tempo.
6. “Ŝi intencas nun diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.” (ZM, p. 185.) La priparolatan tempon montras “intencas”. La participo “atingitan” montras antaŭtempecon al la sama priparolata tempo, ĉar estas ja evoluo plenumita antaŭ la intenco. Regulo: -ont- montras posttempecon al la priparolata tempo.
7. “Apud ĝi mi kuŝiĝis observonte, por fariĝi saĝa.” (ZFT, p. 132.) La pri-
Paec??
parolatan tempon montras “kuŝiĝis”. Do pasinta tempo.
IPR e 21
— paĝo 15 de la PDF —
La relativa tempo “observonte” montras posttempecon al la priparolata tempo “kuŝiĝis”.
8. “Mi ne povas trankvile akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon ne konsilita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj.” (ZM, p. 76.) La priparolatan tempon montras “povas…akcepti”. Do nuntempo. La tempo en la subpropozicio estas venonta rilate al la nuntempo de la ĉefpropozicio.
Regulo: Subpropozicioj havas relativan tempon rilate al la ĉefpropozicio. En la sama ekzemplo estas du participoj, “konsolita” kaj “trovinta”. Ili troviĝas en la subpropozicio kaj estas antaŭtempaj al la priparolata tempo interne de tiu subpropozicio.
9. “La virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn.” (ZM, p. 210.) La priparolatan tempon montras “komencis jam” kaj “haltis”. Do pasinta tempo. La participo “lacigite” montras antaŭtempecon, kiu ankoraŭ estas aktuala. La participo “pelantajn” montras samtempecon al la priparolata tempo “ekaŭdis”.
10. “Poste li vigle elrajdis sur la vendota aŭ interŝanĝota ĉevalo.” (ZFK, p. 230.) La priparolatan tempon montras “elrajdis” Do pasinta tempo. Ni havas du participojn, “vendota” kaj “interŝanĝota”, kiuj estas posttempaj al la priparolata tempo “elrajdis”. Regulo: -ot- montras posttempecon al la priparolata tempo.
11. “La lingvo Esperanto estas al ili konata, sed tamen ili volas resti fidelaj al la Volapuk ĝis la fino.” (ZOV, p. 261.) La priparolatan tempon montras “estas”. Do nuntempo. La participo “konata” estas uzata kiel ordinara adjektivo kaj montras samtempecon al “estas”. Regulo: -at- montras samtempecon al la priparolata tempo.
Mallongigoj: ZM — Marta, tradukita de Zamenhof ZOV — Zamenhof: Originala Verkaro ZFU, ZFT, ZFK — H. C. Andersen: Fabeloj, unua, resp. tria, kvara volumoj
Literaturo: Olav Reiers6l: Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto, Oslo 1980.
22 e IPR
Ĝis nun ne havis okazon danki la aperigitan artikolon en IPR, mi nun kore dankas (…). Estime mi sendas konferenc-kajeron pri 21 prelegskizoj, kiujn mi preparis dulingve okaze de nia matematika konferenco, kiun organizis (…) nia departementa “Societo de Teknikaj kaj Natursciencaj Asocioj”. (…) Per tiu kajero mi povas prezenti, kiel mi provas apliki E-on en mia ĉiutaga tasko. (…) Okaze de la konferenco ni organizis ankaŭ ekspozicion pri niaj faklaboraĵoj, inter kiuj esperantlingvaj publikigaĵoj de konferencaj partoprenantoj (6 artikoloj de 4 personoj, interalie mia aperinta en IPR).
Viktoria Balogh, Eger, Hungario
(..)Ĉar la oficiala nacia radio France Inter, aŭdebla ĉie en Francujo kaj ankaŭ en franclingva Belgujo kaj Svislando, dissendis Esperanto-kurson ĉiumatene en aŭgusto kaj komenco de septembro, pluraj personoj, kiuj estis aŭskultintaj tiun ĉi kurson, alvenis en nian klubon.
Hodiaŭ (la 10-an de jan. — la red.) en granda liceo de Saint-
Etienne la sekretario de nia E- klubo prezentis al 100 geliceanoj Esperanton en la kadro de “Projekto de Eduka Agado” dum la oficialaj horoj de instruado. Tiu projekto estas helpita kaj financita de la administracio. (…)
Ĉu IPR povos prezenti, en kiuj landoj oni permesas aŭ malpermesas la E-instruadon en la oficialaj horoj de la instruado?
J. Dony, La Ricamarie, Francio
(IPR jam faras tion, publikigante regule aldonojn kaj korektojn al la daŭre ĝisdatigata broŝuro “La oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo” de Germain Pirlot, havebla en la serio “Esperanto-dokumentoj” de UEA. Vidu laste IPR 1988/3, p. 34. — la red.)
Ĉi tiu spaco estas rezervita por tiu letero kiun vi ankoraŭ ne sukcesis skribi al IPR. Almenaŭ ne maltrafu la venontan numeron!
IPR e 23
— paĝo 16 de la PDF —
ILEI/UEA EKZAMENOJ LANĈITAJ EKSTER LA UK
Universala Esperanto-Asocio havas de longa tempo sistemon de ekzamenoj. Same ILEI ellaboris propran sistemon. UEA reformis en 1982, sub la gvido de estrarano Baldur Ragnarsson, siajn ekzamenojn por restarigi la intertempe ne plu funkciantajn elementajn kaj mezajn nivelojn. Ekde tiam, la ekzamenoj estis proponitaj en la Universalaj Kongresoj, plejofte sub la gvido de Mag. Irena Szanser, je tiuj niveloj, kaj meze dudeko da kandidatoj sukcesis ĉiujare. Sed ekde tiam, la siatempa supera nivelo ĉesis funkcii, ĝi ja estis tiom stratosfer-nivela, ke nur kvin personoj en la mondo sukcesis akiri ĝin. Tion kaŭzis ne tiom la nivelo en si mem, sed la severaj postuloj pri legado kaj preparado, kiun povus plenumi nur homo kun multaj komplete liberaj monatoj.
ILEI kaj UEA nun pli proksime kunlaboras, kaj la unua kaj plej konkreta
komuna projekto estas la reformado kaj disvastigo de komuna ekzamen-sistemo. Tio estas nun okazanta por la elementa kaj meza niveloj, sub la gvido de nove elektita Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) kun teorie sep kaj nuntempe ses membroj. En la monatoj de post la kongresoj, specimenoj de novaj testoj cirkulis kaj estis diskutataj. Jarfine tiuj testoj estis elprovataj praktike, kaj tio samtempe konsistigis lanĉon de la novaj ekzamenoj ekster la Universalaj Kongresoj. . Kultura Centro Esperantista (KCE) en La Chaux-de-Fonds, okcidenta Svislando, liveris la faciligojn por prepara kurso kaj la ekzamena sesio. Spite la malfruan anoncadon, sep kandidatoj el kvar landoj prezentiĝis, ĉiuj por la meza nivelo. La ekzamenantoj aljuĝis al tri kandidatoj la plej altan noton ”Tre bone’, al unu ”bone” kaj al tri ”kontentige”, konstatintaj, ke la nivelo estis favore komparebla kun tiu en la UK.
Aliro al la ekzameno estis per skriba gramatika antaŭtesto, ĉar IEK volas, ke la ekzameno mem testu kiel eble plej rekte la kvar komunik-kapablojn: skribado, legado, aŭskultado kaj parolado — en izoleco kaj kombino. Alivorte, gramatika kono estas antaŭŝtupo al komunik-kapablo, sed ne mem mezurilo de tiu kapablo.
Kandidatoj montris sian skriban kapablon per la tasko verki 800-vortan eseon. La aŭskultan kapablon ili demonstris per skriba resumo de dufoje aŭdita teksto. Demandoj pri ĉi-foje popular-literatura teksto (sed alifoje povos esti popular-scienca teksto) testis ilian legan kapablon. En la parola parto oni ekzameniĝis unuope kaj devis ne nur montri kapablon libere paroli en Esperanto (klarigi bild-serion) sed ankaŭ interparoli (t.e. aŭskulti, kompreni kaj taŭge respondi).
24 e IPR
La ekzamenantoj, Claude Gacond, Ilona Koutny kaj Stefan MacGill, povis praktike mezuri la taŭgecon de la ellaborita ekzamena materialo, kaj ankaŭ rikoltis reagojn poste de la ekzamenitoj. Surbaze de tio, IEK nun decidas pri la fina formo de la specimenaj testoj kaj la proceduroj, tiel ke povu aperi libreto, kiu tion klarigas al la publiko.
Perspektive, ni celas regule proponi la ekzamenojn ekster la UK kiel eble plej vaste, zorgante tamen pri unueco de la ekzamena nivelo. Iom post iom, tiuj ekzamenoj devas akiri sufiĉan rekonon kaj prestiĝon por ke oni rigardu ilin normigaj. Aldono de nova supera nivelo estas evidente grava posta paŝo, kiel ankaŭ decido ĉu aldoni kvaran fakan nivelon, kiun povus inaŭguri la jam preta pedagogia ekzameno. Sed ĝis la definitivigo de la enhavo de la unuaj du niveloj, eĉ ilia proponado restos limigita.
La venonta ebleco ekzameniĝi okazos en KCE en la 6a kaj 7a de aprilo 1989, kaj estos proponita antaŭe, ekde la 3a de aprilo, intensiva prepara kurso, kiu tamen ne estas deviga. La ekzamen-kotizo varias laŭlande, sed estas 30 SFR por loĝantoj de nord-okcident-Eŭropaj landoj. Aldoniĝas al tio la kutimaj restad-, manĝ- kaj kurs-kostoj ĉe KCE; rigardu la informojn pri la Metodika kurso en KCE aliloke en ĉi tiu IPR por havi ideon pri tiuj kostoj (sed duonigu la prezojn, ĉar nun temas pri unusemajna aranĝo). Pli precizajn detalojn pri tarifoj, loĝeblecoj kaj aliĝo petu de KCE, pf. 779, CH-2301 La Chauxde-Fonds, Svislando.
La ekzamenoj estos kompreneble proponataj dum la UK en Brajtono kaj eventuale en la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kerkrade (ĉu tiu loko ne estas konata al kelkaj el ni?) kaj en nia konferenco en Carleon.
La posta ekzamen-sesio en KCE okazos en la 11a kaj 12a de septembro 1989, kun nur unutaga pretiĝo en la deka. Sed en la semajno antaŭ tio (la 4a ĝis la 10a) okazos la tria ferio-semajno fervojema, pri kiu ekzistas jam aparta informilo ĉe KCE, kiu proponos serion de fakaj prelegoj, grup-diskutojn, plan-ludon kaj plurajn fervojajn kaj lag-ŝipajn ekskursojn. Tiu kurso estas ne nur faka, sed samtempe partopreniga kaj lingvo-ekzerciga. Se ĉeestos ĝin ekzamenotoj, ili ricevos dum tiu kurso pretigan konsiladon.
smg
IPR e 25
— paĝo 17 de la PDF —
INTERESAĴOJ
ULRICH LINS: LA DANĜERA LINGVO.
Ni ankoraŭ ne sukcesis tralegi tiun ĉi preskaŭ 600-paĝan monografiegon, kiu pritraktas persekutadon de esperantistoj en ĉiuj lokoj kaj tempoj, tre fake kaj sobre, tamen ne seke — samtempe science kaj populare. Jen libro tradukinda, resuminda, recenzinda ankau por neesperantistaj medioj. En sekva numero ni iom pli detale revenos al ĝi — aŭ ĉu troviĝas iu inter niaj legantoj, kiu, leginte la libron, emus kaj pli fake kapablus ĝin recenzi?
PETRAS CVIRKA: KOKO KAN- TISTO KOKERIKISTO
Tri litovaj bestrakontoj bele tradukitaj de la ĉiama Adomas Vaitilaviĉius. Plaĉa, kolora, mezgranda kajero, kiu helpos pliŝtopi la ĝojinde malvastiĝantan breĉon de literaturo por-etula.
(Kvankam ne ricevitajn, ni menciu la belegajn kaj spritajn “La knabino, kiu ne volis iri al lernejo” de Siw Widerberg kaj “Praavo kaj la kotokukoj” de Sigrŭn Eldj4rn, tradukita el la islanda de Ragnar Baldursson. Ili an-
26 e IPR
kaŭ ideale kompletigas porinfanan kurson.)
RENATE KAJ WALTER KLAG: SUKERO NUTRADO KARIO
Dua, korektita eldono de broŝuro pri la malutiloj de sukero, kunfare de nia Aŭstria sekciestro. Unua ero en planata “Verda serio”.
DER ESPERANTIST (1988/5)
la GDR-a bulteno publikigas artikolon de nia kunlaborantino Sabine Fiedler pri “Citiloj: ĉu nur iloj por citi?”, Tiu revuo, kvankam daŭre malfrua samkiel IPR, estas eble la plej leginda en la mondo kompare ĝian prezon.
Je MONDO KAJ NI
ŝanĝiĝis la nomo de la periodaĵo UN KAJ NI. Ĝi tamen plutraktas, nur pli vastkampe, la eksterajn, ĉefe diplomatiajn rilatojn de nia movado. Redaktata de Nagata Ŭusink-Akiko, ĝi ankaŭ liveras dokumentojn uzeblajn por propaganda argumentado.
SURVOJE
nova, dumonata revuo, organo de UNIKO (Unuiĝo por Novtipa Internacia Kulturo); kultura, eĉ kulturteoria periodaĵo. Pri la principoj kaj celoj de UNIKO Vi povis legi en la aŭgusta numero de la revuo Esperanto aŭ en n-ro 1988/1 de Opus Nigrum, en la eseo “Survoje” de Aleksandr Fjodorov, el kiu ni citas: “Ni konscias, ke la tutmonda neespe-
rantista kulturo dume superas la Esperantan subkulturon. Ni scias, ke la Esperanta kulturo povas superi ĉian nacian kulturon, kaj fariĝi avangarda kultura modelo, sen pretendo anstataŭi naciajn kulturojn. Ni strebas al kulturo kapabla detrui katenojn de homa spirita mallibero kaj pioniri la vojon de progreso por la homaro.” La adreso de la redaktejo: Aleksandr Fjodorov, SU-335045, Sevastopol-45, pk. 13.
ESPERANTO – NUTZEN EINER PLANSPRACHE (Eo — utilo de planlingvo)
Kvarpaĝa aldono al la decembra n-ro de “Verordnungsblatt des Stadtschulrates fir Wien”, konciza artikolo ĉefe pri la propedeŭtika valoro kaj komputila utiligo de nia lingvo. Verkita de Renate kaj Walter Klag (adre-
LA LAŬTA VEKHORLOĜO — KAJ ALIAJ ATENTOKAPTILOJ
estas la titolo de nova leglibro por progresantoj, verkita de Stefan Mac- Gill kaj eldonita de Hungara E-Asocio. Gi prezentas kvar amuzajn rakontojn, la unua pli simpla ol la ceteraj, ĉiuj kun demandoj kaj ekzercoj. Specimena ekzerco el ĝi aperis en IPR 88/3, p.11. Ĝi estas aktiviga kaj paroliga libro, ĝi prezentas ok rol-ludojn, taŭgajn por grupa uzo. Kompletigas ĝin notoj por instruistoj kaj vort-listo. Ilustris ĝin profesia desegnisto Pavel Rak. La ducentpaĝa libro kostas 90ft en Hungario, SFR15,30 ĉe KCE, 21 gld. ĉe UEA.
MONDO DE UNIVERSITATO
Unu el la plej luksaspektaj Esperanto-revuoj estas la duonjara organo de Dankook Universitato en Suda Koreujo, Mondo de universitato, kiu atingis sian trian numeron. Ciuj teks-
so sur la kovrilo de IPR). toj aperas kaj en la Korea kaj en Esperanto. La redakteja adreso: 8 Hannam-dong, Seoul 140-714. Novaj kontaktoj por ELTE
jekto DL
La Esperanto-fako de Universitato ELTE en Budapeŝto strebas je pluaj internaciaj kontaktoj. Ĝi kunlaboras kun la nederlanda maŝin-traduka pro- A, ellaboranta la hungaran-Esperantan kontrastan sintakson. Kadre
de tio, d-ro Klaus Schubert veturis el Nederlando por gvidi du-tagan kurson en decembro 1988 ĉe ELTE por la studentoj de la fako.
Kun Kultura Centro Esperantista kaj la biblioteko CDELI en La Chauxde-Fonds, Svislando, komenciĝis kunlaboro fruktodona por ambaŭ flankoj: novembre kaj decembre ano de la fako, Istvan Ertl, staĝis tie du monatojn; dum la skribo de ĉi tiuj linioj jam estas sekvinta lin Mŝrta Dikman. Diplomitaj kaj -otaj studentoj pri Esperantologio povas plej efike helpi tie en biblioteka liboro. instruado, prelegado, ktp.
IPR e 27
— paĝo 18 de la PDF —
Renkontiĝoj INTERNACIA METODIKA SEMINARIO (IMS)
La sepa IMS okazos en Poprad, ofienta Slovakio, de la 26a ĝis la 30a de aprilo 1989. Ĉi tiu aranĝo iĝis tra la j jaroj verŝajne la plej serioza regule okazanta faka aranĝo dediĉita al pedagogio, kaj jam meritas pli ol ĝian grandparte orient-eŭropan prelegantaron kaj aŭskultantaron. Dum tiuj kvin tagoj aŭdeblos pli ol tridek referaĵoj kaj prezentaĵoj pri la ĉeftemo ”Lingvo-pedagogiaj aspektoj de Esperanto-instruado”. La konferencejo konsistas el kvaro da domoj akiritaj de Slovakia Esperanto-Asocio meze de la malnova urbocentro de Poprad, urbo piede de la Tatra montaro. Loĝigo estas ne-luksa, en plur-litaj ĉambroj. Bufedo surlokas, varmaj manĝoj estos prenitaj en apuda restoracio. La Estraro de ILEI planas kunsidi tie tuj antaŭ la aranĝo, do ne mankos organizaj diskutoj kaj internacia etoso.
Por akiri pli da detaloj pri kostoj kaj kondiĉoj, por proponi fak-prelegojn pritemajn kaj por aliĝi, skribu al: SEA, Sobotskĉ n4m. 6, CS-058 01 Poprad; tel. (092) 2 68 95. Okcidentaj partoprenantoj povos ricevi oficialan invitleteron por helpi vizakiron kaj liberigon de la deviga monŝanĝado.
FREINET-RENKONTIĜO
De la 12-a ĝis la 22-a de julio 1989, internacia renkontiĝo de esperantistaj edukistoj (Freinet-pedagogio) okazos en STE-FOY-LA GRANDE, inter Bordozo kaj la Centra Montaro, en Francio. Sin turni al: Paul POISSON, 239 rue Victor Hugo, F-37540, ST CYR-SUR-LOIRE, Francio.
DUA INTENSIVA PEDAGOGIA-METODIKA KURSO
Ĉi tiu kurso, organizita de ILEI kaj KCE okazos en La Chaux-de-Fonds (Svisio) en la Kultura Centro Esperantista inter la 10a kaj 22a de julio 1989.
Celo: rajtigo al Esperanto-kursgvidado laŭ la internacie unuigita programo de UEA kaj ILEI.
La kurso okazos laŭ la instruprogramo de UEA-ILEI. La studado intensiva (6 horojn ĉiutage) finiĝos per praktikaj kaj teoriaj ekzamenoj kaj per ricevo de atestilo de UEA-ILEI, rajtiganta gvidi internaciajn Esperanto-kursojn. La kurson rajtas partopreni personoj, kiuj bone konas Esperanton kaj posedas almenaŭ mezan edukitecon. ILEI komisiis la didaktikan ĉefgvidadon de la kurso al magistrino Irena Szanser, metodologo pri fremdlingvo-instruado, kunlabo-
28 e IPR
ranto de la fremdlingva fako ĉe Varsovia Instituto por Klerigo de Instruistoj kaj membro de la Eduka kaj Ekzamena Komisiono de ILEI.
„ Ekzameno: la praktika ekzameno konsistos el prezento de modelleciono enhavanta ĉiujn ŝtupojn de leciono mikstipa kun detala skriba hor-skizo kaj necesaj didaktikaj helpiloj. Diplomitaj instruistoj de fremdlingvoj povas esti liberigataj de la partopreno en la unuaj 5 kurstagoj kondiĉe, ke ili sendu fotokopion de siaj diplomoj kune kun sia aliĝo. Tamen ili devos submetiĝi al la praktika kaj teoria ekzamenoj kiel la aliaj. La aliĝintoj al la kurso kunportu la enlandan devigan instruprogramon por la Esperanto-instruado (se ĝi ekzistas) kaj sian plej ŝatatan Esperanto-lernolibron, por prepari surloke instruplanon, t. e. la detalan disdividon de la instrumaterialo por Esperanto-kurso. Aliajn instrumaterialojn, precipe metodikajn, eblos aĉeti surloke.
Kursmaterialo: Ciu aliĝanto tuj post la aliĝo ricevos didaktikan helpmaterialon por la kurso, nome Glotodidaktikaj kaj specifaj aspektoj de Esperanto-instruado de Irena Szanser, 1988, 100 p. Ĉar la kurso estas tre intensiva, estas konsilinde nepre konatiĝi kun la materialo sufiĉe longe antaŭ la kurso.
Skriba tasko: Ĉiu aliĝinto devas sendi skriban laboraĵon (du- ĝis tripaĝan) pri unu el la dudek sekvaj temoj, antaŭ la komenco de la kurso. Krome ĉiu sin pretigu por parole respondi dum la kurso al la aliaj donitaj temoj:
1. La psikologiaj konceptoj historie influantaj la didaktikon de fremdaj lingvoj.
2. Ĉefaj instrumetodoj en fremdlingvo-instruado. Komparo de ili laŭ instrutipoj.
3. La rolo de la gramatiko en la instruado de fremdaj lingvoj laŭ diversaj instrukonceptoj kaj instrumanieroj rilate al instruo de la gramatiko.
4.Priskribo de unu el la ĉefaj instrumetodoj kaj komparo kun aliaj ĉefaj metodoj: la gramatiko-traduka — la rekta metodo — la aŭdo-lingva metodo — la kognitiva metodo — la Ĉe-metodo — la miksita (elektanta) metodo. Kio ĝi estas? De kio ĝi dependas?
5. Ĝeneralaj psikologiaj faktoroj en la fremdlingvo-instruado. Rolo de konigaj, de afekciaj, de volaj procezoj.
Tipoj de instruhoroj en fremdlingvo-instruado.
Sinpreparo de la instruisto por la leciono.
Kriterioj por pritakso de la leciono.
Plej oftaj metodikaj eraroj en fremdlingvo-instruado.
Formoj de prezentado de la nova leksika materialo (kun ekzemploj).
11. Manieroj instrui gramatikon (kaj ekzemploj de ekzercoj).
12. Plifirmigaj ekzercoj (kun ekzemploj).
13. Tradiciaj kaj modernaj konceptoj pri la lingvo kaj parolo.
svBRRAN
IPR e 29
— paĝo 19 de la PDF —
14. Principoj de fremdlingvo-instruado al infanoj kompare al plenkreskuloj.
15. Kio estas la instruprogramo, la instruplano, la instrumaterialo, la instruhoro, la detala horskizo?
16. Rolo de interlingva kaj enlingva interferoj dum Esperanto-instruado (kun ekzemploj). Kiel kontraŭi al ili? Ekzemploj de ekzercoj.
17. La kvar lingvaj bazaj kapabloj kaj la didaktiko de ilia evoluigo.
18. Ekzerco-tipoj por plifirmigo kaj por duonproduktiva parolkapablo (kun ekzemploj).
19. Ekzemploj de ekzerco-tipoj por produktiva parolkapablo.
20. Rolo kaj loko de kanzonoj en la unuopaj fazoj de la instruhoro.
Horaro: Alventago: alveno matene. 12h45: unua manĝo. 14h30-16h00 kaj 16h30-18h00: kurso. 18h30: manĝo. Vespere: memstudado. Sekvaj tagoj: 8h00: matenmanĝo. 9h00-10h30 kaj 11h00-12h30: kurso. 12h45: manĝo. 14h30- 16h00: kurso. 18h30: manĝo. Resto de la tempo: memstudado. Dum la du antaŭlastaj tagoj okazos praktikaj provlecionaj ekzamenoj dum la kurs-horaro. Lasta tago: teoria parola primetodika ekzameno dum la antaŭtagmezo. Fermo de la kurso kaj disdono de la atestiloj: 15h00.
Prezoj: tuta aranĝo (kurso, manĝoj kun trinkaĵoj, tranoktado) kostas kun tranoktado en ĉambro kvarlita svisajn frankojn 810.- (redukto por studento kun atestilo: SFR 50.-), en dulita: SFR 900.-, en unulita: SFR 1080.- Redukto por diplomitoj nepartoprenantaj la unuajn 5 tagojn estas 30 90.
Aliĝo: ĝis la fino de aprilo 1989 estu sendita al KCE, PF. 779, CH-2301, LA CHAUX-DE-FONDS (Svislando) kun la sekvaj sciigoj: a,-b, nomoj familia kaj individua; c, sekso; d, naskiĝdato; e, gepatra (ĉefa) lingvo; f, aliaj lingvoj (nivelo); g, profesio aŭ nunaj studoj; h, adreso; i, telefonnumero; j, en kiomlita ĉambro vi deziras tranokti; k, konfirmo de la aliĝo per antaŭpago de SFR 300.- al la poŝtĉeko 23-2921-8 KCE, La Chaux-de-Fonds (la poŝtĉekkonta centro estas la urbo mem). Pagoj eblas per eŭroĉekoj; l, dato kaj subskribo. Noto: ni listigos la aliĝojn laŭ la alveno de la koncernaj antaŭpagoj. Ni povas akcepti maks. dudek kursanojn.
30 e IPR
Cseh-metodo sur video-kasedoj
Internacia Esperanto-Instituto (IEI) pretigis serion de 6 video-kasedoj VHS-PAL-G (E-180) (daŭro: 18 horoj) pri la kursoj por komencantoj, por ebligi al gvidantoj de Cseh-seminarioj je grado A montri la metodon en profesia plenumo de Auldrey Childs-Mee, se ne disponeblas profesia Cseh-instruisto kaj komencantaj lernantoj. Por bone kompreni la metodon, oni devas vidi ĝin en la praktiko, teoria scio pri la metodo ne ĉiam sufiĉas (tion ni spertas dum la seminarioj).
La serion akompanas instrukcioj, kiel plej efike uzi ĝin por komprenigi al E-instruantoj, KION oni povas ŝanĝi kaj kiamaniere adapti la gramatikan materialon al instrukondiĉoj, kiuj diferencas de tiuj en la libro de BAZA CSEH-KURSO. La bendoj montras 12 renkontiĝojn, kovras preskaŭ duonon de la materialo de BA- ZA CSEH-KURSO kaj prezentas teknikerojn de CSEH-metoda instruado en la praktiko.
La celo de tiu serio NE estas instrui laŭ ĝi, sed NUR prezenti modelon €-de MODERNA CSEH-metoda instruado profesinivela. Uzi ĝin rajtas NUR kompetentaj pedagogoj aprobitaj de IEI. Aĉeti ĝin ĉe IEI rajtas NUR landaj pedagogiaj instancoj, kiuj okupiĝas pri edukado de E-instruistoj. La prezo estas 500 US$.
TAMEN…
por ebligi efike uzi la video-materialon, IEI faris ekstrakton el la tuto kaj limigis ĝin ĝis 3 video-kasedoj kun la daŭro de 12 horoj. La prezo de tiu serio estas 250 US$ inkl. sendokostojn. Ĝi estas en la sistemo VHS- PAL-G (Eŭropa), sed eblas transigi ĝin en sistemon VHS-PAL-M, NTSC (Usona), se venos mendoj el koncernaj landoj. La prezoj restas samaj.
La estraro de Internacia Esperanto-Instituto
Muzik-instruistoj kaj -emuloj atentu
Aperis dekunu-lingva Orgenvortaro (nederlanda — angla — germana — dana — sveda — norvega — franca — hispana — kataluna — itala — Esperanto) kun pli ol 800 terminoj sur 300 paĝoj, kun abundaj ilustraĵoj. Kvankam la informilo, kiun ni ricevis, mencias nur favoran mendeblon antaŭ la 15-a de novembro 1988, ni ta-
IPR e 31
— paĝo 20 de la PDF —
men komunikas la adreson, ĉe kiu certe eblas plua informo kaj mendo:
CEOS VYW, Suikerdijkstraat 40, B-2730 Zwijndrecht, Belgio.
Esperantistaj prelegantoj serĉataj
Estimataj,
komisiite de UEA, mi preparas sliparon pri esperantistoj, kiuj kapablas prelegi en esperanto. Ni celas krei informbankon por la landaj asocioj, kiuj deziras organizi prelegvojaĝojn aŭ inviti prelegantojn okaze de renkontiĝo. La informoj petitaj estos komunikataj nur al Landaj Asocioj, Fakaj Asocioj, membroj de UEA. Ili ne publikiĝos. Vi cetere povos ĉiam ajn peti, ke via nomo ne plu estu en la sliparo “Prelegantoj”. Bonvolu re-
spondi nur se vi plenumas jenajn kondiĉojn: — vi ŝatas/us prelegi eksterlande; — vi estas sufiĉe nelaciĝema por vojaĝi de lok” al loko, prelegi, intervjuiĝi, ktp.; — vi perfekte regas esperanton; — vi perfekte regas la temojn, pri kiuj vi pretas prelegi; — vi kapablas paroli antaŭ diversaj publikoj. La formularon bonvolu peti ĉe la suba adreso. Se vi konas aliajn homojn, kiuj plenumas la deziratajn kriteriojn, bonvolu komuniki al mi iliajn nomon kaj adreson, mi kontaktos ankaŭ ilin. Kore salutas Claude Nourmont, komitatano de UEA 2om Klaeppchen L-5682 Dalheim LUKSEMBURGIO
— serĉi kie ili troviĝas; — kolekti ilin;
taŭuloj.
En 1991 okazos la 25-a Internacia Konferenco de ILEI. Por festi tiun datrevenon, la estraro de ILEI organizas konkurson por verki la historion de la asocio ekde la komenco de ĝia ekzisto.
La arkivoj de ILEI troviĝas en multaj lokoj, kaj estas instiga okazaĵo por
ĉar el la riĉa pasinteco de ILEI ni certe multon povas lerni por nia nuna kaj estonta agado. Tro da spertoj perdiĝas en la E-movado; ni klopodos uzi ilin efike. Estas la plej granda honoro, kiun ni povas fari al niaj eminentaj an-
Dum la XX-a Konferenco en Louvain-la-Neuve (B) en 1986, Mŝrta Kovacs el Budapeŝto jam faris prelegon pri la historio de la lastaj 10 jaroj de ILEI/IPR. Tio eble estu elirvojo por pli ampleksa laboraĵo. Kandidatoj povas sin anonci ĉe la prezidanto de ILEI, Edward Symoens (adreso kovrile)
32 e IPR
LABORTABLE
Ni lanĉas novan rubrikon en IPR, nek tro formalan, nek tro grandliteran, en kiu estraranoj kaj aliaj aktivuloj povas komuniki la staton de siaj projektoj, lanĉi alvokojn, priplori siajn sortojn kaj ĝenerale altigi la intensecon de la interna komunikado en la Ligo.
i-numere ni invitas vin je plezur-krozo ĉirkaŭ la labortablo de la vic-prezidanto. Ekiro tuja!
Statistiko; En la antaŭa numero de IPR kaj en Juna amiko 88/3 aperis demandilo pri instruado. Post malrapida komenco, rea-
oj nun fluas regule kaj superas kvardek.
r ili daŭre alvenadas, ni raportos la rezulton nur en IPR 89/1 kaj JA 89/2. Instigu instruistojn eĉ nun longe post la limdato sendi informojn. En Slovakio la enlanda instruistaro remultobligis la demandilon kaj petis ricevantojn informi kaj sian sidejon kaj ILEI — jen imitinda ekzemplo por tiuj landoj, kiuj ne memstare enketas. Parenteze, sur kelkaj enketiloj (feliĉe ne tiuj, kiuj aperis en gazetoj) la nomo de nia Ligo sukcesis misformiĝi: ILEI: Internacia Ligo de Esperantistaj Esperantistoj! Nur malmultaj resendintoj tion rimarkis, eĉ la slovakoj tre fidele transprenis la eraron en sian eldonon de la enketilo! La kulpinto, kiu restos sennoma, ankaŭ nur monaton poste rimarkis. Ĉu ne tamen interesa ideo — ĉu neniu volas fondi EEEE — Esperantisma Esperantistaro de Esperantistaj Esperantistoj, kun dudek-pinta verda stelo kiel simbolo?
„ Pri ĉi tiu projekto ni diskutis en Kerkrade kaj Roterdamo. Ĝi celas krei nacilingvan materialon pri la monda lingvo-problemo por taŭge enkonduki Esperanton al lernejanoj. La dosieroj kaj eldonaĵoj troveblas sur la trakrozata labortablo,
sed ne en prilaborata stato. Pro la alta prioritato kaj rimedoj donitaj en la “Strategia Plano’ de UEA por la eldono de internaciaj lerniloj, kaj pliaj samcelaj eldoneblecoj poste aperintaj en Hungario, la tabloposedanto transigis sian atenton al tiu tasko, opinianta ĝin pli urĝa ol la tamen dezirata ‘Lerneja projekto’. Do, se iu el tiuj, kiuj somere pri tiu lerneja projekto interesiĝis, havas nun la emon, tempon, energion kaj kapablon transpreni la laboron, bonvolu vin anonci. Alie, ĝi ŝoviĝos al la dua duono de 1989.
jer. Nun ni krozu supren al dokumento, kiu ŝvebas super la labortablo, atendanta alteriĝ-permeson. Fakte, ni volonte redirektos ĝin al alia alteriĝejo, ĉar se ĝi ĉi tie instaliĝus, ĝi suferus sorton similan al la Lerneja Projekto. La ideo estas eldoni duonhoran sonkasedon en Esperanto, cele al lingvo-profesoroj regantaj almenaŭ kelkajn naciajn lingvojn. La teksto devos esti tre zorge verkita leksike kaj enhave, por ke tiuj lingvemuloj, ne-esperantistoj, tamen komprenu la mesaĝon (eble helpe de skriba teskto?). La teskto devus konvinki ilin, ke — Esperanto estas parolata lingvo; ĝi estas facile komprenebla kaj lernebla; ĝi ne konkurencos ilian profesion; ĝian rolon kiel faciligion por la lernado de ceteraj etnaj lingvoj. S-ro Texier, estrarano de UEA, turnas sin al ILEI por peti nin proponi fakulojn por verki tian malfacilan facilan tekston. Kiu opinias la taskon farebla kaj volas kunlabori bv. anonci sin al s-ro J.L. Texier, 27, chemin des Carreaux, Cerny, F-91590 La Ferte Alais, Francio. Laŭ s-ro Texier pri la kasedo “UEA povus eldoni grandskale; landaj asocioj aldonus nacilingvan klarigan leteron kaj povus, laŭ siaj buĝetoj dissendi al grupoj de lingvo-profesoroj sisteme, regione, okaze de renkontiĝoj…”
Literatura Foiro: Ĉi tiu revuo havas delonge pedagogian sekcion kun aparta redaktoro, kaj tiel aperigas artikolojn pri instruado, kiuj havas intereson ankaŭ por legantoj, kiuj ne estas profesie instruistoj. En momento de stulteco aŭ ebrio (povus temi pri la lasta, ĉar la aludita momento ja okazis inter 22.00h de la 31a de decembro kaj 02.00h de la 1-a de januaro; sed ankaŭ
IPR e 33
— paĝo 21 de la PDF —
povus temi pri la unua, ĉar la momento ja okazis inter 1948 kaj 1989) la tabloposedanto konsentis transpreni tiun fak-redaktoran
oficon, kaj la taskon liveri Ĝ. ses pedago- –
giajn artikolojn jare, ne verkinte mem kvinon da ili. Do, jen alvoko al la ILEI-anoj: ni bonvenigas bonstilajn enhavriĉajn sed ne ege fakajn artikolojn, longajn ne pli ol ses
pli longajn artikolojn, kaj pli ol ses jare. Kiu proponas identan artikolon al la du revuoj estos pune tuj enoficigita kiel la dumviva kasisto de EEEE.
Krozo-fino, ĝis! smg
manuskriptajn paĝojn, serioze kaj klare tajpitajn. Tio ne forlogu vin de la deziro verki por IPR, kiu ja povas aperigi pli fakajn kaj
En la venonta numero…
ni okupiĝos pri planado. Ni analizos kaj prikomentos la Strategian Planon de UEA, akceptitan de ĝia Komitato pasintjare kaj malfermitan por diskutado. Nia interesiĝo kompreneble centriĝas je ĝiaj edukaj aspektoj, kiuj ja havas centran rolon. Ni prezentos ankaŭ projekton de laborplano por ILEI, verkitan de nia prezidanto, cele unuflanke al diskutado inter la membroj, kaj aliflanke al gvidado de nia laboro.
Sed ne mankos fakaj artikoloj (i.a. ampleksa kontribuo pri lingvaj ludoj) kaj niaj kutimaj keta pri renkontiĝoj, aperintaj pedagogiaj eldonaĵoj kaj ceteraj alvokoj. Ĉi tiuj rubrikoj estas je la dispono de la membraro; sendu alvokojn kaj tekstojn al la redakcio!
Fakaj artikoloj estas ĉiam bonvenaj. Sendante artikolon, bonvolu aldoni kelkajn liniojn pri vi mem — biografiajn detalojn aŭ informojn pri via profesio aŭ movada agado, por ke ni pli bone konu unu la alian.
34 e IPR
Cu vi povas imagi …
pli instruan, pli amuzan ekzerc-materialon por kursanoj ol estas MONATO, la internacia magazino sendependa? — Certe ne!
Do instigu la fervoron de viaj kursanoj, abonante kolektive por ili dum almenaŭ duona jaro — minimume 10 abonoj! — ĉi tiun unikan revuon. Se vi mem transprenas la distribuadon, vi ĝuas rabaton de 2590! Gin vi povas, laŭ bontrovo, uzi por vi mem aŭ donaci al viaj kursanoj. Krome, vi ankaŭ povas aĉeti por viaj kursanoj malnovajn ekzemplerojn kun rabato de pli ol 5090!
Sekve, ne hezitu skribi tiucele al la eldonejo: FEL, Frankrijklei 140, B-2000 Antverpeno.
Cetere, ni serĉas ankoraŭ kunlaborantojn por la revuo, kaj kontraŭ honorario! Se vi havas intereson verki artikolojn, skribu — tiokoncerne ne al la eldonejo — sed al la redakcio: S. Maul, Pferseer Str. 15, D-8900 Augsburg.
IPR e 35
— paĝo 22 de la PDF —
Internacio Ligo de Esperontistoj Instruistoj
esperanto internacia lingvo
INFORMILO 1/1989
Nur ses monatoj restas antaŭ la komenco de la 23a ILEI-Konferenco
en Caerleon. (Britio), de la 5a ĝis la 12a de aŭgusto, tuj post la UEA-Kongreso en Brighton (Brajtono)…
Ĉu vi, aŭ iu membro de ILEI el via lando, intencas partopreni en ĝi kaj eventuale interveni en la diskuto pri la kadrotemo :”Motivado
en la lerneja instruado de Esperanto ?”
Se jes, ĉu vi volas komuniki ĝustatempe lian/ŝian nomon al la kasisto de LKK, kolego Arnold Pitt , Yew Tree Cottage, Ivington Road, Leominster, Herefordshire, Britio, HR6 8QD.
Se ne, ĉu vi povas sendi „ plej malfrue en junio,
a) mallongan raporton pri la instruado de Esperanto en via lando kaj eventualaj aliaj aktivecoj de via sekcio ; p.
b) kontribuaĵon pri la kadrotemo, kiun vi povas ekde nun grupe pre- |
pari, eĉ post enketo inter viaj membroj.En IPR/julio,sept.1988,
p.22 vi trovas enkondukon al la temo fare de Arnold Pitt.Se vi
konas artikolojn, librojn, enketojn,k.s. rilate al la temo, bon-
volu sendi fotokopion aŭ referencon.
viajn sugestojn pri aferoj aŭ temoj, kiujn la estraro povus dis-
kutigi dum la Konferenco.
kkkkkkkkkbkkkbkkk
La Pedagogia Komisiono de ILEI, sub la aktiva gvidado de nia vicprezidanto, finpreparas la dosieron “Internaciaj Lingvoekzamenoj” por la elementa kaj meza niveloj.Ni kolektas materialon por la supera nivelo kaj ni esperas eldoni la kompletan materialon broŝurforme antaŭ la UK en Brighton.
Se vi havas ideojn, sugestojn, proponojn, materialon pri tiu tre grava temo, bonvolu rekte kaj urĝe sendi ilin al Stefan MacGill ( | Zsokovĉr ut 46 IX 36, H-1157 Budapest.
kkkkkkkkkkkkkk
La materialo, preparita de mag.Irena Szanser ( Lewartoskiego 9 m 17, PL-O0185 Warszawa ) por kursoj kaj ekzamenoj pri instrurajtigo nun estas kompleta.Ni serĉas la necesajn rimedojn por eldoni ĝin libroforme.
La dua intensiva pedagogia-metodika kurso por rajtigi al Esperantokursgvidado laŭ la internacia unuigita programo de UEA/ILEI, okazos en la Kultura Centro Esperantista, Poŝtfako 779, CH-2301 La Chauxde-Fonds de la lO0a ĝis la 22a de julio 1989.La gvidantino estos mag.Irena Szanser.La provizore eldonitan materialon kaj la aliĝŝkondiĉojn vi povas ricevi ĉe la supra adreso.
— paĝo 23 de la PDF —
La Internacia Pedagogia Revuo (IPR) nun aperas kvarfoje en la jaro kaj la eldonritmo reguliĝos en la daŭro de 1989.
Por ke la revuo spegulu la poresperanta pedagogia vivo tra la mondo, kaj estu vere internacia, la redaktoro daŭre bezonas multan, varian kaj eldonindan materialon ( artikolojn, raportojn, novaĵojn, informojn, alvokojn, recenzojn, ktp.).
Por kunordigi la laboron kaj konstrui reton de kunlaborantoj, ni serĉas en ĉiuj landoj po unu korespondanton por kolekti taŭgan materialon kaj peradi inter la redaktoro kaj potencialaj kunlaborantojs
Kandidatoj bonvolu rekte skribi al la redaktoro : Istvin Ertl ( Kecskemĉti u. 13, H-1053 Budapest ).
kkkkkkkkkkkkkkkikk
ILEI nur valoras kion valoras la sekcioj kaj la membraro ; ĝi ne estas abstraktaĵo ; ĝi ne ekzistas ekster la membroj. Pro tio, ni insiste alvokas ĉiujn sekciestrojn daŭre informadi en pedagogiaj medioj pri Esperanto ; daŭre varbadi novajn membrojn kaj regule informi la malnovajn ; starigi novajn kursojn ĉie kie eblas ; daŭre aktivigi la membrojn por prelegi, fari kurson, verki artikolojn, ktp. ‘
kkkkkbkkkkbkbkbkbkkbkk
La 24a Konferenco de ILEI okazos en Kubo (1990) .Pliaj informoj sekvos en alia informilo aŭ en IPR.
Kontaktadreso : Andres Pinera Orieto, c/” K.E.A., Neptuno 201,Esq. Industria, Habana 2, apdo 2018, Kubo.
kkkkkkkkkkkkkkikk
Depost la fino de 1987 ĝis hodiaŭ jenaj novaj sekcioj aldoniĝis al ILEI : Argentino, Ceĥio, Estonio(SU),Germana Demokrata Respubliko, Kubo, Slovakio, Zairio.
La sekciestroj aperos en la venonta numero de IPR.
Respondeca eldonanto : Edward Symoens, Putsesteenweg 131/A, B-2180 Kalmthout.
————
DT mulo o No EJ NTE Mito ĝa i mk GO
Legi en:
