La tuta teksto de la 16 numeroj de Internacia Pedagogia Revuo inter 2019 kaj 2022. IPR estas la revuo de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kaj aperas ekde 1908. La kolekto, ĝis 2025, estas dividita en 17 partojn. Por serĉi artikolon, aŭtoron aŭ temon, komencu per la indekso de IPR, kiu donas pri ĉiu teksto la aŭtoron, la paĝon kaj, ekde 1980, resumon.
De kie ĝi venas
La numeroj estas tiuj de la malfermita arkivo de ILEI, en PDF en ĝia Google Drive. Ĉe ĉiu numero estas ligilo al ĝia PDF, kiu estas la vera dokumento.
Kiel ĝi estas farita
La teksto estas aŭtomata kaj ne reviziita. El la numeroj, kiuj portas la tekston en la PDF mem — preskaŭ ĉiuj ciferecaj —, oni kopiis tiun tekston. La skanitaj portis tekston sen eĉ unu ĉapelita litero, kaj ili estis relegitaj per optika signorekono (OCR): tial la malnovaj numeroj havas legoerarojn, precipe en tabeloj, adreslistoj kaj dukolumnaj paĝoj. La teksto aperas en la originala lingvo, sen korektoj, kaj sen la fotoj kaj desegnaĵoj. La markoj «— paĝo N de la PDF —» montras, kie komenciĝas ĉiu paĝo de la PDF, kiu ne ĉiam estas la presita paĝo. Por citi ion el ĉi tie, komparu kun la PDF.
La rajtoj apartenas al ILEI kaj al la aŭtoroj. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĉi tiun tekston, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.
La partoj
- 1908-1927
- 1928-1930
- 1931-1934
- 1935-1956
- 1957-1974
- 1975-1982
- 1983-1988
- 1989-1991
- 1992-1994
- 1995-1998
- 1999-2002
- 2003-2006
- 2007-2010
- 2011-2014
- 2015-2018
- 2019-2022
- 2023-2025
La numeroj
IPR 2019/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 49 – trimonata
19/1 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Aristóphio Alves Filho Monique Arnaud Christian Degiorgi Mireille Grosjean Vasil Kadifeli Dennis Keefe Katalin Kováts Stefan MacGill Alessandra Madella Radojica Petroviĉ László Szilvási Zlatko Tišljar
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Mireille GROSJEAN: ILEI 70-jara ………………………………………………………………….. 4 Dennis KEEFE: UNESKO-Kuriero en EO kiel baza kursomaterialo ………………….. 7 Mikrokosmo & Makrokosmo: naturo kaj homeco (Christian DEGIORGI) …………… 14 ILEI agadas ĉe UNESKO. (Monique ARNAUD) …………………………………………….. 16 Zlatko TIŠLJAR: Novtipa enkonduka lernobjekto […] (Multlingva Akcelilo) …….. 18 Katalin KOVÁTS: Freŝaj informoj pri la KER-ekzamenoj ………………………………. 20 Katalin KOVÁTS: Ekparoligu viajn kursanojn per Ekparolu! ………………………….. 22 El la landoj kaj sekcioj (IN, BR, CN, HU, TR) …………………………………………….. 24 La 52-a Kongreso: feste, fake kaj distre (Radojica PETROVIĈ) ………………………… 30 La ĉefaj EO-eventoj de la jaro 2019 …………………………………………………………….. 35 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 35 Adresaro de la Sekciestroj, Reprezentantoj, Kontaktpersonoj …………………………. 38
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano pri Kongresoj: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, Asahicyou-3, Kawagoe, Saitama JP-350112, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, asistanto en kongresaj aferoj, TEJO.
IPR 19/12
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, Jen 2019, jen 70-jariĝo de ILEI! Do ni havos por festi. La estraro pripensas diversajn agadojn kaj nia 52-a Kongreso en Ĉaĉak, Serbio (RS), kompreneble estos okazo por celebri, memori kaj plani. La unua paŝo estis havi emblemon. La estraro ricevis diversajn proponojn kaj voĉdonis pri tiu ĉi, verko de nia plurtalenta estraranino „Unika”.
1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: UNESKO-Kuriero en EO kiel baza kursomaterialo (vd la artikolon de D. Keefe sur p.7) Sur la dorskovrilo: Centra placo de Ĉaĉak + Meandroj de la rivero Okcidenta Moravo, unu el la kongresaj ekskursceloj (Fotis Dejan Živković, Turisma organizaĵo de Ĉaĉak)
Jam en tiu ĉi numero aperas esploroj pri la pasintaj jaroj kaj analizoj pri la irita vojo. Tra la jubilea jaro nia organo IPR prezentos al vi pliajn tekstojn por malkovri la valorajn gvidantojn de nia Ligo kaj la epokfarajn eventojn, kiuj aperis tra la jaroj. Tiuj pripensoj spronu nin al pli arda kaj efika laboro ! Se vi havas emon verki pri via ligo al la Ligo, bonvole sendu vian kontribuon al la redaktoro, nia kara Jozefo Nemeth, kiu en 2019 festos ankaŭ sian centan IPR-numeron. Mi deziras al vi agrablan legadon !! Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI IPR 19/13
— paĝo 4 de la PDF —
ILEI 70-jara de Mireille GROSJEAN, prez. de ILEI ekde 2013 (Svislando) En la jaro 1949 fondiĝis nia Ligo ILEI. Nia baza strukturo kun sekcioj kaj reprezentantoj estis tiam elpensitaj kaj nun plu vivas kaj efikas. Aldoniĝis kontaktpersonoj, kiuj ne aperas en nia statuto, ne ankoraŭ? En la fondojaro la mondo estis komplete alia: la instruistoj skribis sur nigra tabulo, lernantoj kopiis, vivantaj lingvoj estis lernataj same kiel la latina aŭ la greka. Estis lernolibroj, sed mankis fotokopiiloj, ne estis registriloj kun laŭtparolilo, ne estis la Reto, nigraj-blankaj bildoj aŭ desegnaĵoj povis aperi, sed koloraj apenaŭ… Kaj nun en 2019: al kiaj taskoj pretiĝu instruisto? Al akompano kaj konsilado de memlernantaj studentoj. Per kiuj iloj laboru instruisto? Per filmetoj, rolludoj, koloraj skribiloj, komputiloj, telefonoj. Alia mondo!! Antaŭ ILEI ekzistis Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj TAGE. Fondojaro: 1924. Ĝi funkciis ĝis 1936, sed la diktaturoj ne ŝatis EO-n, kiel vi scias. Tio vokas komparon en mia menso: unue ekzistis la Ligo de Nacioj (1920-1946). Poste aperis Unuiĝintaj Nacioj en 1946. Se ni volas pensi pri tiuj komencaj jaroj, ni bezonas fontojn. Unue mi iris al „Historio de UEA”, de Ziko van Dijk, por trovi mencion pri la interkonsento inter UEA kaj ILEI pri delegado de la instrutasko al ILEI. Tamen tiu libro (eldonejo Espero, aperjaro 2012) ne mencias la Ligon ILEI. Laŭ la indekso ĝi aperas nenie en la libro. Mi akiris kelkajn dubojn pri la eblo trovi ion en la indekso, kiam mi legis en alfabeta ordo post Hungario Chagnoux, Chandra, Chaves, Chavet, Chevreux, Ido krizo… (paĝo 366) Feliĉe la fonto „Esperanto en Perspektivo” (EeP) de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro (1974) estas pli informriĉa: fine de la Unua Parto, nomita „Esperanto kiel solvo de la lingva demando en mondaj kadroj”, aperas ĉapitro 4 „Instruado de Esperanto” el 44 paĝoj (65 ĝis 109).
IPR 19/14
— paĝo 5 de la PDF —
En tiu libro ni malkovras, ke la organo Internacia Pedagogia Revuo (IPR) estas pli malnova ol la Ligo mem. Jam en 1908 ĝi aperis, lanĉita de franca instruista grupo. Kaj ni malkovras multon pli. Tutkomence Ni komprenas el tiu verko de Lapenna, „Esperanto en Perspektivo” (EeP), ke homoj lernis Esperanton antaŭ ol naskiĝis lernolibroj. Ili mem lernis el la „Unua Libro”. Poste aperis etaj lernolibroj kun la nomo „Ŝlosilo” de Herbert Höveler (1905). El EeP: „4.2. „Ŝlosiloj”. Temas pri malgrandaj libretoj, kiuj enhavas la bazajn regulojn de la gramatiko kaj radikaron sufiĉan por la ĉiutagaj bezonoj. En la ŝlosiloj troviĝas ankaŭ la plej necesaj informoj pri la Internacia Lingvo kaj pri organizo de la EO-Movado, inkluzive la landan organizaĵon, se tia ekzistas. Krome, kutime troviĝas informoj pri la ebloj plu studi la lingvon. (…) Kelkaj eldonoj de la ŝlosilo estis faritaj en tre multaj ekzempleroj. Ekzemple, la sveda ŝlosilo estis eldonita en 215 000 ekzempleroj ĝis la jaro 1953. Tiu libreto aperis en 39 lingvoj. Laŭ www.eo.wikipedia.org temas pri „miniatur-formata, malpeza kaj malkara informilo broŝura pri Esperanto, aldonebla al letero, kun konciza gramatiko kaj vortaro nacilingva-Esperanto.” Legante tion, ni konstatas, ke kune kun instruoj venas informoj pri la lingvo kaj la Movado, pri la landaj asocioj kaj la pliaj lernebloj. Tio devas inspiri nin nun. Ni ankaŭ povas kompreni, ke tia verketo estis supozeble en poŝtkarta formato DIN A6; do oni povis disdoni ĝin facile, aldoni al letero ekzemple. Ĉu io tia ekzistas nun? Ne ekzakte, laŭ mia scio. Ni havas la kalendaretojn eldonitajn de la franca TEJO-sekcio, kiuj prezentas etan kurson de Esperanto, kelkajn oftajn frazojn kaj indikojn pri telefono, retejo kaj poŝtadreso de la franca oficejo en Parizo (vd foton). Ĝi estas en la franca lingvo; ĝiaj mezuroj estas 11 x 8,5 cm. Faldebla. Ni havas en A6 formato la faman „Poŝamikon” de Katalin Kováts kaj Béatrice Allée, kiu prezentas centprocente en Esperanto la tutan gramatikon per allogaj paĝoj koloraj kun multaj desegnaĵoj. En 44 paĝoj ni trovas vortojn, frazojn kaj klarigojn. Ne temas pri lecionoj; la gramatikaĵoj aperas laŭ temoj. La Ŝlosiloj estis supozeble inter tiuj du verketoj laŭ IPR 19/15
— paĝo 6 de la PDF —
amplekso. Ĉu nuntempe estas bezono krei ion tian? Iun paperan broŝureton por malkovro kaj memlernado? Aŭ ĉu la diversaj atingeblaj retejoj kontentigas tiun bezonon? Ĉu ili donas indikojn pri la movado, la lokaj kluboj, la ebloj plu lerni? Ĉu papera dokumento ankoraŭ nepras en nia nuna mondo? Ni pripensu. Poste aperis „Memlernilo de internacia lingvo Esperanto; Esperanto en dek lecionoj” (Devjatnin, 1910, 160 paĝoj) Do jam pli ampleksa kurso. Sekvis diversaj eldonoj de kursoj kaj de vortaroj en naciaj lingvoj. Lernolibroj adaptiĝis al diversaj niveloj. Supozeble en 1929 UEA kreis Kontrolkomisionon de Lernolibroj. Ĝia nomo bone priskribas ĝian taskon. Laŭ la Komitato de ILEI nun tio devus esti ankaŭ tasko de la nuna ILEI. Tamen la Ligo ne sukcesas plenumi tiun taskon pro manko je homfortoj. En la tridekaj jaroj aperis metodoj por instruado al infanoj en lernejoj. Lapenna mencias poste la aperon de internaciaj lernolibroj, tio estas lernolibroj nur en Esperanto. Ni citu kelkajn aŭtorojn: Cseh, Szilágyi, Szerdahelyi, Markarian, Friis, Miyake. Kaj kio pri strukturoj: En 1924 kreiĝis Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj TAGE. En 1949 kreiĝis la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI. Tiu solena paŝo okazis en Bournemouth, Britio, okaze de la Universala Kongreso. La unua prezidanto estis prezidantino: Sinjorino Violet Nixon el Britio. Sinjoro Einar Dahl el Svedio estis sekretario/kasisto. Okaze de la fondo estis plia konsilanto P. Korte el Nederlando. Konsilanto estis ankaŭ Sinjorino Jeanne Dedieu el Francio, kiu sekvos Nixon fariĝante la dua prezidanto, denove ina. Ŝajnas, ke tio estas tendenco ĉe ILEI… La Konferenco de ILEI kun numero 1 okazis kadre de la UK en 1967 en Roterdamo, Nederlando. La jaroj 1949 ĝis proksimume 1970 bezonus vastan esploron por aperi en kompleta lumo. Direndas, ke la Konferencoj de ILEI komence estis simpla evento kadre de UK. En la du sekvantaj numeroj de IPR 2019 2 kaj 3 ni havos la okazon legi multon pri la periodo 1970 ĝis nun, ĉar ni petis de diversaj personoj kontribuaĵojn pri la tiama agado de la Ligo. Fakto estas, ke diversaj nunaj aktivuloj lernis kun tiamaj majstroj, profesoroj… do ni esperas kolekti impresojn pri tiu epoko. Tamen, se vi volas scii pli pri nia Ligo, pri ĝiaj prezidantoj, pri ĝiaj Konferencoj, pri lernolibroj, sciu, ke multo troviĝas en www.eo.wikipedia.org. Multo troviĝas en la retejo de ILEI www.ilei.info kaj multo troviĝas en www.edukado.net. IPR 19/16
— paĝo 7 de la PDF —
La arkivoj de ILEI estas oficiale en Herzberg, Germanio; tie alvenas la nuntempaj eldonaĵoj, kongreslibroj k.s. Sed dokumentoj pri ILEI kuŝas ankaŭ en Massa, Italio, en arkivejo de la Ŝtata Arkivo, do ne moveblaj. Same en La Chaux-de-Fonds, Svislando, en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia CDELI. Ni esperu, ke baldaŭ la katalogado en Massa kaj en La Chaux-de-Fonds povos atingi sian finon, tiel ke ni havu precizan liston de tio, kio kuŝas tie. La nuna jubilea jaro ne devas esti nur rigardo malantaŭen, sed ankaŭ devas sproni nin al pli efika laboro. Tiu akronimo devas inspiri nin en nia jubilea jaro kaj poste: TAGE, ĉiun tagon, ni klopodu altigi niajn lingvokapablojn. TAGE ni legu en Esperanto por gardi la kontakton kun la stilo de aliaj, por sekvi la evoluon de la lingvo kaj de la Movado. TAGE ni pripensu pri plialtigo de niaj instrukapabloj, pri diversigo de nia instrumaterialo. TAGE ni esploru pri la instruado de aliaj, pri iliaj spertoj, pri la scienca evoluo en la fakoj psikologio kaj pedagogio/andragogio kaj pri la teknika evoluo, kiu povas subteni nian laboron.
UNESKO-Kuriero en EO kiel baza kursomaterialo: Spertoj en Azio kaj Eŭropo. Sugestoj por via asocio. de Dennis KEEFE (Cullera, Hispanio) Resumo: La nova eldono de UNESKO-Kuriero en Esperanto (projekto subtenata de UEA kaj kreita kaj lanĉita de Trezoro Huang Yinbao de Ĉinio) iĝas eble la plej elstara atingo por la Esperanto-movado en la lasta jardeko. Nun indas plifortigi kaj plivastigi tiun sukceson. Unu el la plej bonaj manieroj fari tion estas montri la valoron de la Kuriero en Esperantaj kursoj en kiuj la UNESKO-Kuriero rolas kiel baza lernomaterialo. Tio havas avantaĝojn por lernantoj, por lokaj kluboj, por la Esperanto-Movado ĝenerale kaj por UNESKO mem. La unuaj du kursoj tiaj en Azio kaj en Eŭropo montras, ke tia aliro povas praktike realiĝi. La sekva artikolo priskribas tiujn novajn kursojn kaj sugestas, ke la baza modelo de la UNESKO-kursoj povas modifiĝi por utiligado en niaj lokaj asocioj, kaj eĉ, kun la helpo de esperantistoj, en la Kluboj de Amikoj de UNESKO. IPR 19/17
— paĝo 8 de la PDF —
Kiam ni esperantistoj pensas pri kursoj de Esperanto en niaj lokaj kluboj, en semajnfinaj staĝoj, aŭ eĉ en universitatoj, ni kutime pensas pri aranĝoj por lerni la lingvon, ne por uzi ĝin. Kursoj ĉu je la komenca, meza aŭ supera niveloj kutime konsistas el lecionoj pri gramatiko, morfologio kaj vortostoko, tio estas, pri la lingvo mem. Nur relative malofte okazas kursoj ne pri la lingvo, sed en la lingvo pri io alia; ne pri Esperanto, sed per Esperanto pri scienco, literaturo, diversaj fakoj praktikaj kaj teoriaj. Unu nova ekzemplo de kurso, kiu utiligas Esperanton, sed kiu ne temas pri Esperanto, estas la kurso UNESKO-Kuriero (mallongigita al KUKO en ĉi tiu artikolo), kiu utiligas la novajn numerojn verkitajn en EO por lerni pri diversaj temoj, kiuj rilatas edukadon, sciencon kaj kulturon, la tri ĉefajn taskokampojn de UNESKO (Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). En la kurso pri UNESKO-Kuriero la gelernantoj ne parolas pri la sintakso kaj afiksosistemo de EO, sed pri tutmondiĝo kaj ĝiaj pozitivaj kaj negativaj flankoj; pri klimato-varmiĝo kaj la ŝanĝiĝo en nia ekosistemo; pri artefarita inteligenteco kaj mondo kun algoritmoj kaj robotoj; pri kultura kaj lingva diverseco. La unua Kurso UNESKO-Kuriero – en Azio La unua bakiĝo de KUKO okazis en la Seula Esperanto-Kulturcentro (LEE Jungkee) en decembro 2016. Pri tiu kurso ekaperis artikolo en la revuo Esperanto (feb. 2018). Por multaj koreaj gelernantoj, ne nur la materialo, la UNESKO-Kuriero, estis nova, sed ankaŭ la aranĝo de la instruado. La revuo de UNESKO ne estas facila lego-materialo por aziaj esperantistoj. Kelkfoje la kultura enhavo estas iom nekonata, sed la ĉefa uzo-malfacilaĵo kuŝas en la abundo da latindevenaj vortoj, kiuj ne similas radikojn en la ĉina, korea kaj japana lingvoj. La kurso-aranĝo en KUKO estis nova ankaŭ por multaj koreoj, kiuj kutimas aŭskulti respektoplene la instruiston. La kurso ne estis instruado-centra, sed lernocentra, do la gelernantoj plej aktivas. La instruisto rolis kiel kursgvidanto, helpanto, ne faranto, sed fariganto. Ne estis la instruisto, kiu IPR 19/18
— paĝo 9 de la PDF —
prezentis novan materialon, sed la gelernantoj mem. Ĉiu lernanto elektis en antaŭa leciono, unu el la artikoloj en la nova kolekto de UNESKO-Kuriero (en tiu momento jam eldoniĝis tri en Esperanto) kaj en la sekva leciono la lernanto prezentis tiun artikolon al siaj kunlernantoj. La strukturo de la unua kurso kun UNESKO-Kuriero estis relative simpla. Unue, unu el la gelernantoj siamaniere prezentas unu artikolon el la Kuriero dum kvin minutoj. Due, la aliaj gelernantoj, kiuj atente aŭskultis tiun prezentadon, starigas demandojn al la prezentinto. Trie kaj finfine, la kursgvidanto faras komentojn, starigas demandojn kaj al la prezentinto kaj al aliaj gelernantoj, kaj eventuale rakontas anekdotojn ktp. La prezentado daŭris kvin minutojn; la gelernantaj demandoj kvin minutojn; kaj la kursgvidantaj komentoj inter unu kaj kvin minutojn. Tiuj tri paŝoj (prezentado, demandado, komentado) konsistigas la bazan, ripetatan ciklon de la kurso. Ĉiu partoprenanto prezentas sian unuan artikolon, kaj post kiam ĉiuj jam faris tiun taskon, en alia tago, alia semajno, la gelernantoj prezentos siajn duajn artikolojn. Kiel lingvo-instruisto mi estis tre kontenta pri la rezultoj de KUKO en Koreio. La metodo, en kiu la gelernantoj mem rolis kiel prezentantoj kaj instruantoj, bone sukcesis, kaj la materialo, kiu konsistis el kelkfoje malfacilaj artikoloj de UNESKO-Kuriero, sufiĉe bone taŭgis kiel serioza lernomaterialo. La dua Kurso UNESKO-Kuriero – en Eŭropo (kompare kun Azio) La dua bakiĝo de KUKO okazis dek monatojn poste en Francio, en la kastelo Greziljono, dum la kutima, ĉiujara aŭtuno-kursaro (de la 26a de oktobro ĝis la 3a de novembro). Kiel en Azio, tiu kurso laŭ metodo kaj precipe laŭ enhavo estis nova maniero kursi en Eŭropo. Kiam mi proponis tian kurson al la Kastelo, nek ili nek mi certis tiutempe, ke homoj emos aliĝi al tiu novstila kurso. Tamen iom neatendite enskribiĝis 11 homoj, kaj kelkfoje ĉeestis ĝis 13, duoble pli da homoj ol kiam, du jarojn antaŭe, mi gvidis kurson tie pri la fama revuo Juna Amiko. IPR 19/19
— paĝo 10 de la PDF —
La Eŭropa kurso similis tiun de Azio en pluraj aspektoj, sed ankaŭ estis diferencoj. Kursopartoj. En Koreio, kiel menciite supre, la leciono konsistis el tri ĉefaj partoj, kiuj ripetiĝis je unu lernanto post la alia: prezentado de artikolo (unu lernanto), pridemandado pri la artikolo (ĉiuj aliaj gelernantoj), komentado (la kursgvidanto). En Francio, kvara parto aldoniĝis pri novaj vortoj, terminoj kaj frazoj uzataj en la artikolo. Tempodaŭro. En Koreio, ĉiuj tri partoj, teorie, daŭris kvin minutojn, do entute ĉirkaŭ 15 minutoj (3 x 5) dediĉatis al ĉiu UNESKO-Kuriera artikolo. En Francio, ĉiu parto, laŭplane, daŭris 10 minutojn, do duoble pli, kaj la tuto daŭris 40 minutojn (4 x 10). La tempodaŭroj, tamen, ofte variis multe pli. Prezentantoj uzis pli aŭ malpli da tempo por siaj prezentaĵoj. Demandantoj starigis multe pli da demandoj ol antaŭplanite al la prezentintoj. La kursgvidanto, pro tempomanko, uzis nur unu aŭ du minutojn el la planitaj dek, aŭ inverse, utiligis pli da tempo kiam tempo abundis. Preparo-tempo. La Koreoj havis multe pli da tempo, unu semajnon, por antaŭprepari siajn artikolo-prezentadojn. La Francoj, aliflanke, havis nur unu tagon, kaj bedaŭrinde la tagordo dum la aktivaĵo-plena Aŭtuno-kursaro de Greziljono estis tro plena por havigi sufiĉe da libera tempo kiun oni bezonus por bone plani prezentadojn. Tempo por prepari, eksterkurseje, ege gravas en ĉi tia kurso, kie la gelernantoj, ne la instruisto, respondecas pri la instruado. La artikoloj en UNESKO-Kuriero ofte troviĝas je tre alta intelekta nivelo, kaj bezonatas multe da tempo por nefakuloj legi, kompreni, prepari prezentadon kaj praktiki. Kurso-materialo. La unua KUKO en Koreio, kiu okazis en Decembro, 2017, havis nur tri disponeblajn numerojn de UNEKSO-Kuriero en Esperanto. La dua KUKO en Francio okazis 11 monatojn poste, en novembro 2018, kaj tial havis ses numerojn ĉemane. Krome en la lastaj lecionoj en Francio, la kursgvidanto montris la tutan arkivon de la Kuriero, kaj en siaj lastaj prezentadoj, gelernantoj povis elekti inter originalaj artikoloj en la franca, hispana, rusa, araba, ĉina kaj portugala lingvoj. En Koreio la gelernantoj havis nur la unuan numeron de la UNESKO-Kuriero en la papera versio. Ili uzis la elektronikan, elŝuteblan version por la aliaj du. En Francio, la Franca Esperanto-Centro de Parizo liveris kvin el la ses disponeblaj numeroj al la Kastelo (Dankon al François Lo Jacomo kaj Bert Schumann!), kio multe helpis por la elekto de artikoloj kaj ankaŭ por la prezentadoj, ĉar la lernantoj povis montri la artikolon kune kun ĝiaj trafaj fotoj kaj desegnaĵoj. IPR 19/110
— paĝo 11 de la PDF —
Prezentado-metodoj En ambaŭ kazoj lernantoj povis prezenti sian artikolon per iu ajn organizoprincipo kaj per iu ajn prezentado-metodo. En Koreio kaj, laŭ mia sperto, en Azio ĝenerale, estas tendenco prezenti materialon legante antaŭpreparitan tekston. En Francio, aliflanke, neniu en la kurso de Greziljono faris legatan prezentadon. Kutime, tamen, en ambaŭ landoj kursanoj spontane, kun iom da antaŭpreparo, faris siajn prezentadojn. Kelkfoje, ne ofte, oni utiligis projekciilon aŭ lumbildojn. Kurso-partoprenantoj: Indas mencii, ke kelkaj gelernantoj en Seulo estis altnivele preparitaj intelekte, kaj tri el la dek gelernantoj diplomiĝis ĉe la prestiĝa Seula Nacia Universitato. Krome menciindas, ke la gelernantoj sciis ANTAŬE, ke la kurso-temo estos pri la UNESKO-Kuriero. En Francio, la plejparto de la gelernantoj estis instruistoj en elementaj aŭ mezlernejoj, kaj la plejparto NE sciis, ke la kurso estos ekskluzive pri la UNESKOKuriero. En ambaŭ kursoj la aĝo de la partoprenantoj estis inter 25 kaj 80 jaroj proksimume, kun iom pli juna mezaĝo en Koreio ol en Francio. Resume pri Koreio kaj Francio. La kurso sufiĉe bone sukcesis kaj en Azio kaj en Eŭropo. La materialo, kiu konsistas el la Esperantaj numeroj de UNESKO-Kuriero, kvankam ofte malfacila, pro enhava kaj lingva kialoj, povis esti utiligata, se estis sufiĉe da tempo por legi kaj antaŭprepari la artikolojn. La modelo, en kiu la instruisto ne rekte instruas, sed nealtrude kursgvidas lasante la instruadon al la gelernantoj, bone funkcias. En ambaŭ landoj, kelkaj gelernantoj planis starigi proprajn, lernanto-gvidatajn lecionojn uzante UNESKO-Kurieron en siaj lokaj kluboj. Kvankam tia kurso ne kongruas kun la lingvaj bezonoj de multaj esperantistoj, ĝi jes ja povas roli kiel niĉo-kurso, en kiu minoritato de Esperantaj kaj Uneskaj aktivuloj povas partopreni.
IPR 19/111
— paĝo 12 de la PDF —
Kelkaj valoroj kaj avantaĝoj de KUKO por Esperantujo kaj UNESKO Mi pensas, ke la kurso pri la Esperanta UNESKO-Kuriero indas plidisvastiĝi pro pluraj kialoj. Unue, ĝi havas edukan valoron por la gelernantoj. Ili lernas paroli pri aktualaj temoj, kiuj gravas en nia nuna mondo, ekzemple, pri klimato-ŝanĝoj, daŭripova evoluo, egalrajta edukado, artefarita inteligenteco kaj pri ĉio, kio rilatas sciencajn, edukajn kaj kulturajn temojn. Due, la UNESKO-Kurso havas valoron por niaj lokaj kluboj de Esperanto. Se estas sufiĉe da lokaj parolantoj kiuj interesiĝas pri tiaj intelektaj temoj, la Kuriero provizas per sufiĉe da interesaj artikoloj, pri kiuj interdiskuti, kaj KUKO estas taŭga metodo por antaŭenigi tian diskutadon. Avantaĝoj ekzistas ankaŭ por ILEI kaj UEA. KUKO plene kongruas kun la UNESKAJ kaj UN-aj strategiaj celoj de niaj internaciaj, Esperantaj asocioj. Kaj speciale KUKO estas konkreta apliko de tiaj celoj. Kursoj, kiuj utiligas la Kurieron, estas klaraj indikoj al eksteruloj, ke la temo UNESKO estas multe pli valora ol nur gratulaj vortoj. KUKO konvinke montras seriozan kunlaboron kun la Kuriero kaj UNESKO. Kiel en la popola diraĵo: Agoj parolas pli laŭte kaj konvinke ol vortoj. Kaj finfine, KUKO estas modelo imitinda de aliaj lingvo-parolantoj de UNESKO-Kuriero. Esperanto tiusence avangardas. Ni en Esperantujo povas montri la vojon, laŭ kiu ĉia leganto de la Kuriero, en ĉiuj mondopartoj, povas utiligi la enhavon de tiu grava revuo en seriozaj diskutoj pri seriozaj edukaj, sciencaj kaj kulturaj fenomenoj. Kaj la efiko de la Esperanto-partopreno povas esti eĉ pli evidenta pro tio, ke kvankam la esperantista diasporo estas relative nemultnombra, tamen ĝi troviĝas en pli da kontinentoj kaj landoj ol tiuj de legantoj de aliaj lingvo-versioj de la Kuriero. Esperantistoj, se ili vidigas siajn KUKOjn, eventuale en Kluboj de Amikoj de UNESKO ĉiuloke, povas montri al francaj, rusaj, ĉinaj, portugalaj, hispanaj, arabaj kaj eĉ anglaj legantoj de la Kuriero, ke eblas sekvi la Esperantan modelon ankaŭ en tiuj aliaj lingvoj. Esperantistoj povas ludi gravan rolon en plenkreskula edukado rilate UNESKOn. Aplikado kaj modifado de KUKO por via loka klubo Por fini ĉi tiun artikolon indas pensi pri la maniero, kiel la lokaj kluboj de Esperanto povas starigi siajn proprajn kursojn, utiligantajn UNESKOKurieron kiel lernomaterialon. La modeloj de Azio kaj de Eŭropo, supre prezentitaj, tutcerte povas esti modifitaj por specialaj lokaj cirkonstancoj, kaj eble estus bone pensi pri kelkaj kurso-detaloj, kiuj povas helpi sukcesigi tiajn kursojn. IPR 19/112
— paĝo 13 de la PDF —
Unue, KUKO ne estas por ĉiaj esperantistoj. Ĉeestu nur tiaj lernantoj, kiuj bone interesiĝas pri la afero. La temoj de UNESKO estas, ni diru, altnivelaj, seriozaj. Ĝi ne estas kurso pri Gerda malaperis, kaj la enhavo estas multoble pli komplika ol tiuj de, ekzemple, la Cseh-Kurso aŭ Duolingo. La lernanto bezonas bonan nivelon de Esperanto, kaj se ne, tre altgradan motivon por multe labori, legi, kompreni, kaj prepari prezentadon pri UNESKO-artikoloj. Due, indas pensi pri la kurso-ritmo. Ĉiutaga kurso estas malfacila kaj taŭgas nur por lernocentroj kiel Greziljono kaj similaj, kie gelernantoj povas dediĉi sin plene al la legado kaj prezentado de la enhavo de la Kuriero. Ĉiusemajna kurso en loka klubo ankaŭ povas esti tro ofta. La kurso povas, aliflanke, okazi ĉiumonate, donante sufiĉe multe da tempo por tre bone legi la artikolojn kaj antaŭprepari ilin. Kaj pro tio, ke la revuo aperas ĉiutrimonate, eblas pensi pri kvar specialaj lecionoj en la jaro. Unu kurso-sesio por ĉiu nova numero. En tia situacio, oni povas pensi ankaŭ pri grupo-prezentado, teamo-laboro, kiam la artikoloj prezentiĝos duope, triope, kvarope. Trie, pri la kurso-materialo, jam menciiĝis la utiligo de ne nur la Esperantaj versioj, sed ankaŭ de la nacilingvaj numeroj de la arkivo de la Kuriero, kiu datiĝas de 1948. Kompreneble, la prezentadoj, la pridemandado kaj ĉio en la kurso okazos Esperante. Krom la arkivo penseblas aldoni alian materialon, kiu rilatas la kurierajn temojn, ekzemple rilatajn artikolojn de Vikipedio aŭ de alia fonto. Kvare, indas memori, ke en la trifaza ciklo – prezentado, pridemando kaj komentado – ĉiuj gelernantoj partoprenas. Tio precipe substrekindas en la ero, en kiu la gelernantoj starigas demandojn aŭ eventuale faras komenton al la lernanto, kiu ĵus prezentis sian artikolon. La kursgvidanto devas zorgi pri tio, ke ĉiuj partoprenu dum la leciono. Kelkaj parolos pli, kelkaj malpli, sed ĉiuj devas fari sian kontribuon al la interparolado, eĉ se ilia komento aŭ demando estas mallonga aŭ tre simpla. Venonta KUKO en Eŭropo: kaj por gelernantoj kaj por geinstruistoj Kurso pri UNESKO-Kuriero kaj kiel utiligi ĝin en lokaj kluboj de Esperanto okazos en la kastelo Greziljono, inter la 8a kaj la 18a de julio 2019. Tiu kurso estos por tiuj, kiuj volas partopreni kiel gelernantoj, kaj por tiuj, kiuj volas poste instrui, kursgvidi tiajn kursojn en siaj lokaj kluboj kaj asocioj de Esperanto, kaj eventuale en Kluboj de Amikoj de UNESKO (en Esperanto, aŭ en naciaj lingvoj). Detaloj pri tiu nova kurso UNESKO-Kuriero troviĝas ĉe www.gresillon.org/s2 IPR 19/113
— paĝo 14 de la PDF —
El la statuto de ILEI, ĉapitro CELOJ. La unua frazo estas 3.1 Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo. Surbaze de tiu firma celo ni publikigas artikolon de Christian Degiorgi el prezento okaze de Ĝeneva Forumo en dec. 2018 ĉe UN en Ĝenevo.
Unio de Nacioj por Instruado, Universala Scienco kaj Homaj Rajtoj
Ĝeneva Forumo decembre 2018 Parolado de Sinjoro Christian Degiorgi Tradukis el la franca Mireille Grosjean
Mikrokosmo & Makrokosmo: naturo kaj homeco Naturo, homo, homo kaj naturo… Ĉu tiu paro havas estontecon? Stranga demando ĉu ne? Ene de iom pli ol jarcento homoj faris el la planedo preskaŭ mortan teron. Ni multe prenas el ĝi, sed kion ni lernas de ĝi? Ĉu ĝi povus esti nia plej bona pedagogo? Tutcerte jes, se ni havus iom da humileco kaj kapablus rezigni pri nia kutima mondkoncepto. Kion ĝi povus komuniki al tiuj homaj estaĵoj, kiuj nur mallonge restadas sur la Tero? Ĉu ĝi portus signojn de socia paradigmo de la 21-a jarcento? Ni povas koncepti la naturon sen la homo, sed ne la malon. En la naturo ĉio estas ŝparado; ĉe homo ankaŭ. La naturo parolas al ni pri Harmonio, Ordo, Ekvilibro, Mezo. Ĝi havas siajn leĝojn. Ni kreis aliajn leĝojn, kiel eble pli severajn, ĉar ni taksis nin pli kleraj. Kia orgojlo! IPR 19/114
— paĝo 15 de la PDF —
En la naturo ĉio estas NOMBRO, PEZO kaj MEZURO, sed ankaŭ okazas, ke ĉio estas juĝata, kondamnata kaj detruata, kio ne partoprenas en tiu harmonia ekvacio. Ni parolas pri SCIENCO, EKONOMIO, JUSTECO, ĉar tio kontribuas al la socia vivo de homoj. Ni estas funde mineralaj, vegetalaj kaj animalaj, kun eta pluso: iu MI egoisma kaj ĵaluza. La naturo estas nia plej granda Kapitalo. Ni urboloĝantoj tendencas forgesi tion. Ni ne devas nun pensi pri agado por savi la restaĵojn, sed pli trafe ni devas imagi, kiel ni kondutos, kiam katastrofaj eventoj vastskalaj okazos. En tiu momento nia scienco neniel helpos al ni. Jen la urĝeco. Nur nia bona volo povus liberigi nin el nia blindeco. Bedaŭrinde tro malmulte da homoj kuraĝas iri alian vojon ol… Tio, kion mi volas komuniki al vi hodiaŭ, resumiĝas al kompreno de la viva procezo kaj de ĝia pedagogia valoro kaj ekzemplodona karakterizaĵo. La naturo, kiun ni tuŝas per niaj kvin sensoj, estas ekvacio LUMO, VARMO kaj VIVO. La homa naturo estas triaspekta: mi pensas, mi sentas, mi agas. En la organika kampo mi estas sistemo neŭrosensiva, ritma kaj metabola. La socia homa vivo ekde la originoj evoluas laŭ ekvacio NATURO, LABORO kaj KAPITALO. La vivo de la homoj konstruiĝis sur tiu organika triopo. Ĉirkaŭ ni estas diversaj sociaj modeloj. Ni havas ilin en nia korpo. Naturo alparolas nin. Ni ne atentas ĝiajn alvokojn, restante surdaj. Oni ŝtelis de ni niajn rajtojn, oni trudis al ni devojn, kiuj ne devus esti. Oni forviŝis el nia menso niajn verajn devojn pri la Tero. Same kiel la elementoj, la ĉeloj, kiuj konsistigas nin, ni devas repreni niajn naturajn rajtojn. Ni devas rekonstrui la naturan ordon de la aferoj, ne plu en etaj preĝejoj sed en demokrata katedralo. La Nacioj, mondaj organoj, devas ricevi nutradon per la sama sango. Ili devas kunlabori por unu sola tasko: tiu de la bona funkciado de la viva potencialo, kiun ni devas respekti kaj gvidi al Bono. Sano estas ĝia rezulto. Ankaŭ la monda sano. Unue ni devas kompreni nian trioblan homecon. Nia eduka sistemo devas kontribui al evoluo de niaj konscioj. Niaj ideoj devas submeti sin al sentemo kaj kompreno nutritaj de la naturo. Nur la naturo kapablas instrui al ni la IPR 19/115
— paĝo 16 de la PDF —
vivon vere. Ni devas fari tujan salton en tiun direkton, se ni volas eviti homan dronadon. Sen iri for en filozofion, sufiĉas observi la konduton de abeloj en la naturo. Oni tiam komprenas, ke la mondo estas multe pli ol envicigo de materioj kaj molekuloj, sed ke ĝi konsistas el vibradoj kaj informoj. La abeloj ne nombras la milojn da floroj, kiujn ili bezonas. Ili simple fekundas la florojn kun tre suna intenco kaj komuna komunikmaniero tre evoluigita. Verŝajne ili estas la nuraj vivaj estaĵoj, kiuj anstataŭ detrui fekundas. Ili prenas el la naturo tion, kion ili bezonas, laboras ĉiutage por nutri siajn estontajn generaciojn kaj ofertas al sia ĉirkaŭaĵo valoran donacon per polenado. Ni povus trovi ĉe ili inspiron. La granda laboro de la 21-a jarcento estas la renaskiĝo de la kono per forpreno de la ombroj, kiuj kovras ĝin. La renaskiĝo de nia socia korpo inkluzivas la renaskiĝon de la triobla homa naturo, forigante nian egoismon. Se ni planas ekonomion en rilato kun la tuta Tero, niaj agoj transformos la planedon. Tiel povos naskiĝi fratecaj grupoj, por ke la renkontiĝo kun aliuloj fariĝu faktoro de socia resaniĝo je planeda nivelo. Mi invitas vin forlasi la bruon, kiun ni kaŭzas, malfermi viajn orelojn por finfine denove aŭdi nian superan naturon, la fortojn de la spirito, kiuj faras la geniecon kaj grandecon de la naturo kaj de la homaro.
ILEI agadas ĉe UNESKO. KONFERENCO DE NRO-oj –UNESKO 17/18/19 decembro 2018 Martine kaj Max Demouy malkovris la taskon reprezenti nian asocion kaj tre lerte kaj efike reagis. La salutmesaĝo de la Ĝenerala Direktorino de UNESKO -Audrey Azoulay- okaze de UEA Kongreso en Lisbono en 2018 multe rilatis al la graveco de instruado de Esperanto, do ni elektis kiel dokumenton kelkajn eltiraĵojn. Estis pli ol 100 NRO-oj reprezentitaj, salono estis preskaŭ plenplena, tamen restis lokoj por Observantoj kiel ni. Sinjoro Sene el Senegalo, respondeculo pri Federacio de sindikatoj de Instruistoj, tiom interesiĝis pri Esperanto, ke li tuj sendis mesaĝon al Mirejo Grosjean kaj pretas helpi por organizi eventon en Senegalo!
IPR 19/116
— paĝo 17 de la PDF —
Marde posttagmeze, UEA petis kaj ricevis budon bone lokitan kaj bonŝance, samtage okazis la Internacia Tago de la Araba Lingvo. Fakto estas, ke ILEI kunlabore kun ĝiaj observantoj ĉe UNESKO kreis informilon dupaĝan kaj produktis ĝin en la ses UNESKO-lingvoj. Ekzempleroj en la araba estis en tiu tago tre utilaj. Por la unua fojo preterpasis multaj junaj arabinoj, ili interesiĝis pri la lingvo kaj ni povis enmanigi dokumentojn en la araba kaj diskuti ĉu angle ĉu france. Ĝojindas kontakti homojn ne facile atingeblajn ĝis nun.
De maldekstre: Monique ARNAUD, Max DEMOUY, Rakoen MAERTENS, Renée TRIOLLE, Patrick GALLAUD (vicprez. de la ligkomitato de NRO-oj), François LO JACOMO, Martine DEMOUY. (Fotis: Martine DEMOUY) Bone ke du Asocioj partoprenas, tiel homoj havas plian ŝancon paroli kun ni. Tio okazis por sinjorino Doina Spita el Rumanio rilate al interkompreniĝo de lingvoj kaj same ni povis kontakti sinjoron Diego, el Tradicioj por Morgaŭ kiu lanĉis: 2019 Internacia jaro por indiĝenaj lingvoj. Raportis Monique ARNAUD, Observanto de ILEI ĉe UNESKO Jen eltiraĵoj disdonitaj al la partoprenintoj „Kiel vi scias, UNESKO subtenas la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj. Estas fakto, ke nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: espero en konstruado de paca mondo, harmonia kunvivado inter la popoloj, respekto al kultura diverseco, solidareco trans la limoj. La cemento de ĉiuj tiuj valoroj estas la kapablo dialogi, aŭskulti, dividi inter si. Lingvoj estas la vektoro, kiu ebligas tiun dialogon; ili konsistigas do IPR 19/117
— paĝo 18 de la PDF —
esencan ilon por atingi la celojn, kiujn ni devas konkretigi kaj por la defendo de niaj valoroj. … Ĉar Esperanto ne volas forviŝi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male ĝi reprezentas taŭgan ilon por komuniki en respekto de ĉiuj lingvoj, ĉu minoritataj, ĉu de la plimulto. Ĝi ebligas ekziston de homgrupo de parolantoj sendependaj de iu ekonomia, politika aŭ kultura hegemonio. Paroli Esperanton estas alten iri kaj atingi kosmopolitikan konscinivelon, esti mondcivitano – sen forlasi siajn apartajn ligojn. Via elektita temo por via kongreso en tiu ĉi jaro estas: „Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?” La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizo montras de jaroj: engaĝiĝi pli kaj pli por savi kaj vivteni tiun esencan parton de la nemateria homara heredaĵo: la lingvojn. Defendi la lingvan diversecon kaj kuraĝigi la plurlingvan edukadon. Tiel ni sukcesos konstrui mondon pli malfermitan, pli inkluziveman kaj pacan.”
Novtipa enkonduka lernobjekto por rapidigi fremdlingvan lernadon – Multlingva Akcelilo de Zlatko TIŠLJAR (Slovenio) Projekto Multlingva Akcelilo, kiun idee kreis homoj en Inter-kulturo en Maribor baze de la koncepto de instruado laŭ la Zagreba Metodo, estis akceptita de Erasmus + kaj aprobita por eŭropa financado. En la projekto asociiĝis 9 partneroj el 6 landoj: du universitatoj (Suddana kaj Maribora Slovenio), tri elementaj lernejoj (el Vraca – Bulgario, Zagreb – Kroatio kaj Šentilj – Slovenio), E@I el Slovakio, Inter-kulturo el Maribor, Studio Gaus el Berlino kaj la portanto de la projekto (Izvori – eldonejo en Zagrebo). Ĉiuj el ili havas precize difinitajn taskojn. La didaktikajn materialojn kreas Inter-kulturo, du elementlernejoj kaj E@I kun helpo de Miguel Fernandez Aduriz, Maribora Universitato science kontrolas la tutan projekton en ĉiuj fazoj, la Suddana Universitato kreos specifajn lud-ekzercojn, kiujn produktos komputilo, la tri lernejoj efektivigos tri kursojn eksperimentajn per la kreitaj didaktikaĵoj, Studio Gaus kreos interretan portalon kun helpo de ĉiuj partneroj kaj Izvori zorgos pri la administrado de la projekto. La projekto daŭras 26 monatojn (de novembro 2017 ĝis fino de 2019). IPR 19/118
— paĝo 19 de la PDF —
La celo de la projekto estas krei didaktikajn materialojn bazitajn je minimuma lingva materialo laŭ la komputilaj kalkuloj de Zlatko Tišljar pri la plej oftaj morfemoj en parolata Esperanto kaj postaj kalkuloj pri la plej oftaj morfemoj en 2-milion-vorta skriba korpuso, por kio softvaron kreis Gerard Raymond. Oni decidis krei didaktikaĵojn por ĉirkaŭ 230-plej oftaj morfemoj similaj en ambaŭ esploroj, kiuj kovras ĉirkaŭ 80% de la lingva korpuso. La didaktikaj materialoj devas ebligi realigon de 64-hora instruobjekto Multlingva Akcelilo, kiu estas instruata al infanoj en 3-aj klasoj de bazaj lernejoj dum unu lernojaro (2 horojn semajne). Tiu lernobjekto devas esti tiel konstruita, ke ĝi rapidigos postan lernadon de dua aŭ tria fremdlingvo tiel ke, post du jaroj, la infanoj jam estos pli sukcesaj pri tiuj fremdlingvoj ol infanoj, kiuj ne havis la enkondukan lernobjekton. La tria celo estas krei la lernobjekton tiel ke povu instrui ĝin kiu ajn fremdlingva instruisto helpe de la kreitaj didaktikaĵoj, instrukcioj kaj lernportalo. Ĉar la bazo de la objekto estas minimuma Esperanto el 230 morfemoj, la instruadon povos realigi instruistoj sen antaŭa kono de Esperanto. Post la fino de la unua projektduono en decembro 2018 estis jenaj rezultoj: 1. Ĉiuj partoprenintoj en la eksperimentaj 3 kursoj, en kiuj la instruistinoj neesperantistaj instruis dum 20 horoj po 2 lecionojn el la Zagreba metodo dividitaj je 10 lernoblokoj, estis tre kontentaj pri la rezultoj kaj entuziasme volas daŭrigi la kurson de novembro ĝis aprilo 2019, kvankam tio ne estis deviga laŭ la projekto. Do, entuziasmas laŭ la enketoj de la Maribora Universitato ĉiuj: 41 gelernantoj, iliaj gepatroj kaj 5 instruistinoj de la koncernaj lernejoj. 2. La didaktikaĵoj, kiujn kreis Zlatko Tišljar kun etaj korektoj interkonsentitaj inter la partneroj dum la unua renkontiĝo de la partneroj en Zagrebo en januaro 2018, montriĝis tre trafaj. Dum la dua renkontiĝo en septembro en Bratislavo la partneroj iom kompletigis la principojn kiel plu evoluigi la didaktikaĵojn. Tiuj principoj konfirmis kaj fortigis la rolon de specialaj kantoj por infanoj laŭ konataj melodioj, fortigis la gravecon de ekzercoj, per kiuj la infanoj kreas frazojn – ĉar tiuj ne nur estis tre bonaj por ekzercigi kaj komprenigi vortkreadon kaj aparte la frazkonstruadon, sed ankaŭ por vortlernado. Nome solvante la taskojn de tiuj ekzercoj, la infanoj devas distingi frazojn kun senco disde tiuj sen senco, kvankam ĉiuj estas gramatike korektaj. Por tio ili devas scii la vortojn kaj, se ili ne scias ilin, ili serĉas ilin en vortaro. Ripetante tion plurfoje, ili lernas vortojn sen klasika klopodado parkeri ilin. IPR 19/119
— paĝo 20 de la PDF —
3. Oni decidis forigi el la komenca koncepto la ekzercojn kun demandoj, kiuj tro pezigas la kurson kaj la plej multajn ekzercojn en la portalo www.learn.esperanto.com. Oni fortigis la funkcion de dialogoj kaj skeĉoj kaj de la kantoj. Montriĝis ke la ideo pri kelkaj tute novaj aspektoj de instruado estis tre sukcesaj: 1. Oni instruas materialon de 230 plej oftaj morfemoj (baze de sciencaj esploroj) kaj uzante modernan informadikan teknologion – jam ekzistantan interretan kurson laŭ la Zagreba metodo www.learn.esperanto.com (kvin unuaj lecionoj) kaj kreante novan portalon ĝis la projektofino. Infanoj tre ŝatas la uzon de komputilo dum la lernado. 2. La instruadon ne efektivigas konantoj de Esperanto, sed regulaj geinstruistoj de fremdlingvoj en la lernejoj, danke al kio estas solvita formala problemo krei diplomitajn instruistojn de Esperanto. Ĉiuj tiuj novaĵoj kaj modernigoj montriĝis jam en unua fazo de la instruado tre sukcesaj. Post la fino de la projekto, la aŭtoroj intencas prezenti novan projektproponon al Erasmus+, per kiu oni daŭrigos la laboron tiel ke estos organizita eksperimenta instruado laŭ la didaktikaĵoj kreitaj en Multlingva Akcelilo en deko da eŭropaj lernejoj cele al pruvo pri tio, ke tiu ĉi enkonduka lernobjekto vere plirapidigas la lernadon de la dua aŭ tria lingvoj. La nova projekto daŭrus 3 jarojn kaj agus laŭ la sciencaj principoj kreitaj en Paderborna Kibernetika Instututo de d-ro Helmar Frank, kun paralelaj kontroloj de fremdlingvaj konoj ĉe la infanoj, kiuj lernas unue pere la Multlingva Akcelilo kaj infanoj, kiuj ne havis tiun antaŭobjekton. Dum tri jaroj la rezultoj devus montri, ke la Multlingva Akcelilo rapidigas la lernadon de fremdlingvo je 25-30%, kiel montriĝis en antaŭaj partaj eksperimentoj.
Freŝaj informoj pri la KER-ekzamenoj de Katalin KOVÁTS (Nederlando / Hungario) UEA, kunlabore kun la hungara ekzamencentro ORIGO (pli frue ITK) jam ekde 2008 okazigas ekzamensesiojn laŭ la Eŭropa Referenckadro. 2018 estis laŭkalendare la dekunua ekzamenjaro, en kies fino ni atingis sume 2 242 sukcesintojn el 74 landoj. En 2018 okazis entute 10 memstaraj ekzamensesioj. Al la ekzamenoj dum la jaro aliĝis entute 268 personoj, el kiuj sukcesis 230 kandidatoj (86%). IPR 19/120
— paĝo 21 de la PDF —
SUKCESINTOJ en 2018 B1
B2
C1
S
P
K
S
P
K
S
P
K
Poentoj* Personoj
1. Brazilo
8
0
1
6
0
0
2
3
8
85
28
2. Sud-Koreujo
16 0
0
4
1
0
6
0
1
50
28
3. Francujo
5
0
1
6
0
2
7
3
1
63
25
4. Usono
1
0
3
2
0
5
1
0
7
76
19
5. Ĉinujo
13 0
0
2
0
0
2
0
0
23
17
6. Meksiko
5
0
0
6
0
1
1
0
0
24
13
7. Kolombio
7
0
0
2
0
0
2
1
0
20
12
8. Pollando
0
0
1
1
0
5
0
0
5
54
12
9. Hispanujo
1
0
2
1
0
1
1
0
5
44
11
10. Rusujo
3
1
1
4
0
0
2
0
0
20
11
11. Japanujo
3
0
0
3
0
0
3
0
0
18
9
12. Britujo
0
0
3
0
0
2
0
0
4
38
9
13. Svislando
2
1
1
0
1
1
0
0
0
11
6
14. Italujo
0
0
0
0
0
0
0
0
4
24
4
15. Belgujo
0
0
1
0
0
1
0
0
2
18
4
16. Nederlando
0
0
0
0
0
1
0
1
1
13
3
17. Kanado
0
0
0
0
0
0
3
0
0
9
3
18. Norvegujo
1
0
0
0
0
0
0
0
1
7
2
19. Ĉeĥujo
0
0
0
0
0
2
0
0
0
8
2
20. Danujo
0
1
0
0
0
0
0
0
1
7
2
21. Slovakujo
0
0
0
0
0
0
0
0
2
12
2
22. Hungarujo
0
0
0
0
0
0
0
0
2
12
2
23. Togo
0
0
0
0
0
0
0
0
1
6
1
24. Irano
0
0
0
0
0
0
0
0
1
6
1
25. Germanujo
0
0
0
0
0
0
0
0
1
6
1
26. Libano
0
0
1
0
0
0
0
0
0
2
1
27. Puerto-Riko
0
0
0
0
0
1
0
0
0
4
1
28. Portugalujo
0
0
0
0
0
0
0
0
1
6
1
Entute
65 3
15 37 2
22 30 8
48
83
61
86
230
IPR 19/121
— paĝo 22 de la PDF —
*
C1K valoras 6 poentojn, B2K-ekzameno 4, B1K 2 poentojn. La skriba aŭ parola aparte valoras la duonon de la koncerna nivelo. Por la jaro 2019 jam estas lanĉitaj kelkaj ekzamensesioj. La 8a tutmonda ekzameno okazos la 15an de junio. Krom por tiu aranĝo estas jam menditaj sesioj por Greziljono, Raleigh kaj Moskvo. Kompreneble, kiel en ĉiu jaro, okazos ekzamenoj ankaŭ dum UK en Lahtio. Interesiĝantoj por okazigi sesion skribu al: ker-ekzamenoj@ edukado.net. Pliaj informoj: https://edukado.net/ekzamenoj/ker
Ekparoligu viajn kursanojn per Ekparolu! de Katalin KOVÁTS (Nederlando / Hungario) Ekparolu! estas programo, funkciigata ekde 2016 fare de edukado.net. La baza ideo estas, ke spertaj esperantistoj (geonkloj) helpe de skajpo volontule okazigas parolsesiojn kun komencintoj (genevoj). La kunlaborantaj 63 geonkloj devenas el 27 landoj. Dum la du unuaj jaroj al la programo aliĝis 130 genevoj el 35 landoj. Ĝenerale la genevoj ricevas po 10 parolsesiojn, sed pluraj el la 56 finintoj havis 20, kelkfoje eĉ 30 sesiojn. En la unuaj du jaroj ni okazigis pli ol 1 200 lecionojn, sed ni havas multajn liberajn laborfortojn. La partoprenintoj de Ekparolu! estas kontentaj pri la servo, sed la programo ne estas ankoraŭ sufiĉe konata. Instruistoj, kursgvidantoj, bonvolu disvastigi la informojn pri Ekparolu!. Direktu al ĝi viajn gelernantojn, stimulu ilin je interparoloj kun alilingvaj geonkloj, eventuale donu al ili taskojn, konkretajn temojn, pri kiuj ili akiru informojn. Ekparolu! povus esti bonega kompletigo de viaj kursaj laboroj. Pliaj informoj, aliĝebloj (kaj por esti onklo aŭ onklino kaj por peti parolsesiojn) troviĝas ĉe: https://edukado.net/ekparolu. Niaj plej diligentaj onkloj en la du unuaj jaroj estis: Jean-Jacques Wintraecken el Nederlando kun 116 sesioj Anjo Amika el Hungario kun 103 sesioj Vida Kulikauskiene el Litovio kun 86 sesioj Peter Weide el Danio kun 68 sesioj Jannick Huet el Francio kun 66 sesioj Miroslav Vaĉo el Ĉeĥio kun 60 sesioj Johan Derks el Serbio kun 59 sesio Raffaelle el Italio kun 58 sesioj Hoss Furooznia el Usono kun 48 sesio Mariusz Hebdzyński el Pollando kun 45 sesioj Katalin Kovats el Nederlando kun 40 sesioj
IPR 19/122
— paĝo 23 de la PDF —
Letero de kursfininta nevino Saluton Katalin, mi skribas, ĉar en la sepa de Aprilo okazos mia lasta sesio. Mi vere estas tre dankema pro la eblo partopreni en la Ekparolu!-projekto. Kiam mi eksciis pri la projekto de onklo sinjoro Piet Glorieux somere dum la BET 2017 en Latvio, mi tiam tute ne povis imagi, kiom multe da ĝojoj kaj spertoj mi trovos kaj kiom multe ĝi helpos al mi pliboniĝi en Esperanto. La projekto estis mia praktike nura ŝanco ekzerci paroladon. Dank’ al Ekparolu! mi havas eĉ kuraĝon partopreni en la Somera Esperanto-Studado en Slovakio somere . Longe mi kolektis mian kuraĝon, antaŭ ol mi aŭdacis aliĝi kaj solvi la enirtestojn. Verdire, ili ne estis facilaj por tia flavbekulino kiel mi. La plej malfacila afero estis vidi la malgrandan horloĝon super la testo, kalkulante sekundojn ĝis la fino de ĝi – vere nervostreĉa detalo! Sed bonŝance mi ne bezonis la duan provon, kaj sukcesis en testoj. Mi tre ĝojis! Mi volas danki ĉiujn geonklojn. Kompreneble mi ne povis paroli kun ĉiuj , sed mi ne dubas, ke ili ĉiuj estas bonegaj. Estas ja ilia libera tempo, ilia bonvolo kaj ilia energio, kiun ili kontribuas en la projekto kaj mi vere tre alte taksas ilian grandan laboron. Mi estis feliĉulino kaj entute havis 20 sesiojn kaj parolis kun 11 geonkloj. Mi vere admiras ilin – ĉiuj geonkloj estis ege afablaj kaj ĉiuj sesioj estis ege interesaj. Ni havis vere inspirantajn konversaciojn kaj mi ricevis tre utilajn konsilojn, kiel lerni plu. Estis ĉiam honoro por mi paroli kun spertaj gefakuloj. Mi estas feliĉa, ke mi havis mian unuan sesion kun onklo sinjoro Mikaelo Ĉertilov kaj tuj sentis lian bonhumoran kaj saĝan subtenon. Estas tre malĝoje, ke neniam novaj genevoj havos tiun eblon… Ĉiu scias, ke projektoj ne mem ekekzistas. Devas esti homoj, kiuj komencas ilin kaj gvidas ilin, zorgas pri ili, kontribuas al ilia sukceso kaj sentas respondecon por ili. Ĉi-loke mi vere volas danki al vi, Katalin. Grandiozan laboran vi faras. Neniu povas fari ĝin pli bone ol vi. Eĉ nokte vi estas ensalutanta kaj zorgas pri ni! Do, elĉerpiĝis miaj sesioj, sed mi nepre daŭrigos lernadon. Mi deziras al vi kaj al ĉiuj kontribuantoj sukceson kaj feliĉon! Amike, Piret (Luule) IPR 19/123
— paĝo 24 de la PDF —
El la landoj kaj sekcioj… Barato Ŝancoj por ILEI en Barato ILEI havas ok sekciojn tra Azio, ja tri el ili organizis Konferencojn aŭ Kongresojn de la Ligo. Sekcioj funkcias en Barato (Hinda Unio), Ĉinio, Irano, Japanio, Korea Resp., Mongolio, Nepalo kaj Vjenamio. Ĝi havas reprezentantojn en Pakistano kaj Tajvano (Ĉinio) kaj kontaktpersonon en Srilanko. Ĉinio iĝis gravega movada lando kaj por ILEI kaj por UEA. En Azio, granda lando kun eksploda ekonomia kresko estas Barato (Hinda Unio). Sekve de la 4a Sud-Azia Seminario (SAS) antaŭ du jaroj, kie partoprenis la prezidanto de ILEI, la floranta ekonomio samtempas kun la reaktivigo de FEB, la Landa Asocio de UEA en tiu landego, kiu ene de kelkaj jaroj iĝos la lando kun la plej multaj loĝantoj en la mondo kaj kun la plej alta ekonomia kresko (nun ĉ. 6%). Post multjara paŭzo sen kongresoj, la Barata Esperanto-Kongreso (BEK 18) okazis en decembro 2018 en la urbo Puneo. Ene de BEK 18 oni aprobis la elekton de ses-persona Estraro, kiu transprenas la regadon de la tri-persona laborgrupo starigita en la 4a SAS: Prezidanto: d-ro RANGANAYAKULU „Ranga”, Hyderabad; Vicprezidanto: d-rino Mina DAN „Mina” Kolkata; Ĝenerala Sekretario: s-ro KOTHA Naga Siva „Siva”, Puneo; Kasisto: s-ino Kirti Krishna RATNOO „Kirti”, Dhamtari. Dudek esperantistoj el 4 landoj partoprenis en la Kongreso: Aldone al baratanoj partoprenis aktivuloj el Usono/Nederlando, Ukrainio kaj Uzbekio. La kongreso havis la benon de pioniraj esperantistoj – la antaŭa prezidanto, d-ro Abdul Salam vivas en Puneo kaj partoprenis en la kultura vespero. Same kiel por SAS-4, s-ro Juny WILFRED desegnis la emblemon kaj banderolon por BEK 18. Dum la inaŭguro, s-ro Giridhar RAO (la sekciestro de ILEI) bonvenigis la kongresanojn kaj klarigis la kongresan temon, ‘Barato 19: taskoj kaj defio’. Estis anoncita 12-membra Komitato de FEB. Giridhar klarigis la konsiston de la Komitatanoj: kun klopodo trovi ekvilibron inter la regionoj de la lando, inter viroj kaj virinoj, kaj inter IPR 19/124
— paĝo 25 de la PDF —
novaj kaj spertaj esperantistoj. Estas kluboj en Bengaluro, Mumbajo kaj Puneo, kun aktivuloj en Vatsapa (What’s Up) kontakto en i.a Kolkato, Ĉenajo, Dhamatri kaj Shillong. Okazis la 53-a seminario pri Aktivula Maturigo (AMO); uzita leciono de la vidbenda-kurso Pasporto al la tuta mondo. Precipe la komencantoj ŝatis la vidbendon kaj la klarigojn. Sekvis diskuto pri ebloj por konsciigo, kapabligo kaj kunordigo de Esperanto en Barato. Inter la prioritatoj estas la evoluigo de interaktiva ligilo por instruistoj tra la landego. Ĵurnalistoj fotis kaj intervjuis la kongresanojn; aperis artikolo en la ĵurnalo Hindustan Times, renoma ĵurnalo kun preskaŭ miliono da abonantoj – kun pliaj milionoj rigardantaj la elektronikan version. Vidu la novan retejon de FEB kun pli plena raporto pri la kongreso: https://baratejo.wordpress.com/bek18raporto/ Stefan MACGILL
Brazilo I Seminario por esperantistaj kursgvidantoj De la 12-a ĝis la 14-a de oktobro 2018 okazis en Olinda, Pernambuko, Brazilo, la I Seminario por Esperantistaj Kursgvidantoj organizita de la brazila sekcio de ILEI kaj la Instituto Plurkultura Saluton (Instituto Multicultural Saluton – IMS), NeRegistara Organizaĵo, kies celo estas diskonigi Esperanton flanke de sociaj kaj kulturaj eventoj en nia regiono. La aranĝo havis apogon de ILEI, de Alagoana Asocio de Esperanto kaj de kelkaj samideanoj. La patrono de la I Seminario estis la D-ro Profesoro José Passini, eksprezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo kaj eksrektoro de la Federa Universitado de Juiz de Fora – UFJF/MG, kie li instruis lingvistikon, Esperanton kaj la Italan lingvon dum multaj jaroj. Dum la evento, kursgvidantoj el 3 nordorientaj ŝtatoj nome Pernambuko, Alagoas kaj Paraíba el la urboj Caruaru, Olinda, Paulista, Recife, Toritama, Arapiraca, Maceió kaj João Pessoa kunsidis por diskuti la instruadon de la internacia lingvo kaj partopreni en diversaj prelegoj. Pri la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj la brazila sekcio prelegis la ILEI-sekciestro, vendrede vespere, dum la malferma ceremonio. Li parolis pri kio estas ILEI kaj ĝiaj celoj kaj agadoj. Krome, li legis la salutmesaĝon de la ILEI-prezidantino Mireille Grosjean. Prelegoj pri instruado de fremdaj lingvoj kiel la franca kaj la angla malfermis la laborojn de la sekva tago. Ankoraŭ dum la sabata mateno ni havis la oportunon lerni iom pri la diversaj metodoj por instruado de Esperanto. Posttagmeze ni havis la brilan prezenton pri RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado), klarigojn pri la Cseh-metodo kaj la debaton, kiu alportis IPR 19/125
— paĝo 26 de la PDF —
kelkajn decidojn: 1. okazigi novan seminarion venontjare; 2. startigi agadojn por la komencintoj, kiel kursojn aŭ konversaciajn rondojn, k.m.a; 3. daŭrigi la KER-ekzamensesiojn, kiuj jam okazas ekde 2013 en la brazila nordoriento; 4. instigi pli oftajn kontaktojn inter niaj kursgvidantoj per vatsapo (whatsapp) aŭ per hangout aŭ skajpo; kaj 5. okazigi E-kursojn, kies celo estas prepari niajn kursanojn por trapasi la KER-ekzamenojn. Antaŭ la fermo de la seminario ni enmanigis la atestilojn al la 4 sukcesintoj de la pasinta 7-a Tutmonda Ekzamentago, okazinta en Recife kaj ni lotumis kelkajn Esperantajn librojn. Por fini la tagon, regalis nin la muzika prezentaĵo de loka grupo, kiu kantigis kaj dancigis ĉiujn ĉeestantojn. La dimanĉo estis libera tago por promenado en la bela naturo de la gastiganta ŝtato Pernambuko. Aristóphio ALVES FILHO. ILEI-sekciestro en Brazilo, esperantomaceio@yahoo.com.br, http://www.facebook.com/ILEIenBrazilo
Ĉinio Pri la Sesa Esperanto-Semajno en la lernejo Baiyangshujie
La ĉina elementa lernejo Baiyangshujie en urbo Taiyuan de Shanxi-Provinco jam de 10 jaroj organizas kursojn de Esperanto por preskaŭ 400 gestudentoj, kiuj aĝas inter 6 kaj 12 jarojn. Iuj el la plej grandaj lernantoj jam sufiĉe flue parolas kaj eĉ engaĝiĝas en ĉiutaga radia disaŭdigo en Esperanto. Kelkaj el ili jam partoprenis en la UK de Koreio. Por festi la specialan lokon, kiun Esperanto ĝuas en la eduka filozofio de la lernejo dank’al sia monda vido, la naskiĝdato de Zamenhof iĝis tuta semajno de spektaklaj kaj interesaj Esperanto-aranĝoj. Tiom granda estas la entuziasmo pri la afero, ke eĉ la vicestrino de la lernejo kaj kelkaj el la gepatroj decidis eklerni la lingvon, tiel IPR 19/126
— paĝo 27 de la PDF —
profundigante ĝiajn radikojn en la loka situacio kaj helpante ĝian disvolvigadon. La multaj ĉinaj kaj eksterlandaj gastoj, kiuj venas por la festo, ne povas ne miri pri la ĝojo, kun kiu la gelernantoj pretas levi siajn manojn kaj volontulas respondi dum Esperantaj lecionoj. Tiu deziro aktive partopreni aperas eĉ okaze de tute novaj temoj, montrante la kuraĝon mem-pensi kaj klopodi lerni. La instruistinoj helpas krei tiun etoson de komuna fido, ĉar ili tute bone regas la klasojn, kuraĝigante la gelernantojn kaj ĉiam proponante al ili ludojn kaj kantojn por varii la ritmon de la leciono en maniero taŭga al ilia aĝo. La lernejo klopodas kunligi en sia instruado „ĉinan koron”, per kiu la gelernantoj funde ekscias la belecojn de ĉina kulturo, kaj „mondan okulon”, pere de kiu ili povas larĝigi sian pensmanieron jam en frua aĝo. Kiel unu el la verdaj standardoj dum la ceremonio oni recitis, fakte, „Esperanto ne estas nur lingvo.” Alessandra MADELLA
Hungario KER – provekzameno en la lernejo LINGVO-Studio 29 personoj kaptis la okazon mezuri sian lingvoscion en la prov-sesio de la ŝtata lingvoekzameno KER en LINGVO-Studio, la lingvolernejo de Szilvási László. En tri lernoĉambroj solvis la taskojn 27 personoj por la mezgrada nivelo, kaj la instruista ĉambro estis uzata por la ekzamenoj de la supera grado.
IPR 19/127
— paĝo 28 de la PDF —
Taskofolioj de la partoprenantoj estos korektitaj de la membroj de la ekzamena centro OIK, la rezulton ĉiu ricevos en persona retmesaĝo. Ĉiu partoprenanto de la prov-sesio ricevis donace la du-voluman kolekton de Esperantaj noveloj „Trezoro”, kaj en la fino oni povis malstreĉiĝi per glaso da ĉampano kaj komuna babilado…. Estis bona sento vidi kune tiom multe da hungaraj esperantistoj… SZILVÁSI László
Turkio Jen iomete pri la 2018 movado en Turkujo kaj pri Esperanto-instruado La Esperanto-movado en Turkujo estas tre malforta kaj ankaŭ ne ekzistas asocio. Tamen ĉijare ni atingis kelkajn sukcespunktojn. En la kursoj ni kutimas uzi la libron de Stano Marĉek, „Esperanto per Rekta Metodo”. Kaj kelkfoje al adoleskantoj, kiuj parolas fremdan lingvon, ni instruas pere de la 16 reguloj de la Unua Libro. ➤https://goo.gl/do1XRL Januare Vasil Kadifeli faris enkondukon al Esperanto kaj 4-horan kurson al lernantoj de Avcılar Anadolu Yazılım Lisesi. ➤https://goo.gl/kbezso ➤https://goo.gl/QQinpy Murat Özdizdar ĉiujare organizas Esperanto-klubon en sia lernejo kaj instruas daŭre preskaŭ 6-8 lernantojn. Murat Özdizdar organizis pagatan kurson en la Sciencfikcia Biblioteko Özgen Berkol Doğan al 8-10 adoleskantoj kaj ili lernis ĝis la duono de la libro. Vasil Kadifeli organizis kurson en Çırak Atölye kaj en 13 x 2-horaj lecionoj li instruis la tutan libron. Antaŭ la kurso la 15-an de decembro en la sama loko ni faris enkondukon al Esperanto kaj instruis rapide pere de la 16 reguloj. ➤https://goo.gl/wJx14C Vasil Kadifeli septembre en la kultura centro de Büyükada insulo faris enkondukon al Esperanto kaj instruis pere de la 16 reguloj. ➤https://goo.gl/dWgJoK La 15-an de decembro en Işık ve Gölge Okuma Evi biblioteko ni organizis tuttagan feston (vd foton) por la Z-Tago, en kiu ni ankaŭ faris enkondukon al EO kaj instruis pere de la 16 reguloj. Partoprenis preskaŭ 25 homoj el kiuj 10 estis jam esperantistoj de ĉiu nivelo kaj 3 venis el ekster Istanbulo. ➤https://goo.gl/ximjAN ➤https://goo.gl/ksTxse Ege Madra ankaŭ parolis pri nia nova reta vortaro, kiun li mem programis. ➤https://goo.gl/gmT9K6 ➤https://tr-vortaro.info/\#/
IPR 19/128
— paĝo 29 de la PDF —
Antaŭ la Z-Tago, loka gazeto interesiĝis pri nia evento kaj ni sukcesis aperigi informadon pri Esperanto kaj papere kaj rete: ➤https://goo.gl/iqtxfn Vasil Kadifeli kun Ege Madra kaj Fatma Eroğlan tradukis la malnovan usonan kurson: „Free Esperanto Course” al la turka kaj provis instrui pere de ĝi. Ĝis nun ni sukcesis doni nur unu atestilon, ĉar lernantoj kutime forlasas la kurson frue. ➤https://goo.gl/fAYKrQ ➤https://goo.gl/b9ZyZi Ni varbas esperantistojn pere de nia facebook-a grupo Esperanto Türkiye kaj niaj aliaj retejoj, eventoj kaj kursoj helpas al tio. Ni havas ankaŭ alian fermitan grupon en facebook-o, kie oni lernas mem, sed povas demandi ion ajn pri la lingvo. La movado ĉefe estas en Istanbulo, tamen la aliajn partojn de la lando ni provas atingi pere de la reto. ➤https://goo.gl/RjwLGB ➤https://goo.gl/x5kNg7 La revuo Turka Stelo nun havas 338 abonantojn kaj multajn kontribuantojn el diversaj landoj tra la mondo, sed bedaŭrinde turkoj ne tiel multe legas kaj ne verkas. La februara numero estos la 38-a. La revuo estas liverata elektronike en „pdf”, „ePub” kaj „.mobi” formatoj. ➤https://goo.gl/4G2Fpr Vasil Kadifeli provas traduki kaj konatigi la turkan kulturon al fremdaj esperantistoj. Ni prezentas tiujn tradukaĵojn en la Kultura Paĝo de nia retejo. Helpis unufoje ankaŭ Fatma Eroğlan kaj Başak Aray. Ni invitas vin legi la tradukaĵojn. ➤https://goo.gl/WdAQow Preparis Vasil KADIFELI (Istanbulo, Turkujo)
IPR 19/129
— paĝo 30 de la PDF —
La 52-a Kongreso: feste, fake kaj distre La 52-a kongreso de ILEI, 13 – 20 julio 2019, koincidas aŭ proksimas kun tri gravaj eventoj de Esperantujo kaj de la mondo ĝenerale:
ILEI, fondita en la jaro 1949, aĝos 70 jarojn en la monato de sia ĉi-jara kongreso. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ĵus atingis sian 70-jariĝon en decembro. La homaj rajtoj estas en la kerno de lingva kaj eduka politiko de ILEI. UN deklaris la jaron 2019 Internacia Jaro de Indiĝenaj lingvoj. Jen plia motivo por plifortigo de la aktiveco de ILEI en la sfero de lingvaj homaj rajtoj.
Artistoj de la infana folklorgrupo “Bambi” dancos en la Nacia Vespero Pro ĉio ĉi la kongresa programo havos festan etoson. Porokazaj prelegoj, artprogrameroj, diskutrondoj, lingva festivalo kaj aliaj konvenaĵoj solenos la datrevenon kaj la indiĝenajn lingvajn rajtojn. La tradicia faka programo disvolviĝos ĉirkaŭ la kongresa ĉeftemo Lernado en virtualaj komunumoj, kiu IPR 19/130
— paĝo 31 de la PDF —
inkluzivos ankaŭ subtemojn pri parolkomunumoj kaj lernado de indiĝenaj lingvoj.
Konferenco pri Lernado en virtualaj komunumoj Tiu konferenco okazos enkadre de la kongresa programo la lastajn du labortagojn (ĵaŭdon kaj vendredon,18-19 julio). Kunorganizanto, krom ILEI, estas la Fakultato de Teknikaj Sciencoj en Ĉaĉak, en kies ejoj okazos ne nur la dutaga konferenco, sed la tutsemajna kongreso. Krom provizo de spacaj kaj teknikaj bezonoj, la Fakultato tra siaj komunikkanaloj kaj organizaj rilatoj entreprenos paŝojn por: –
Enskribigi la eventon en la registron de Edukministerio de Serbio kiel internacian konferencon donantan al siaj partoprenantoj certajn poentojn por avanco en la universitata kariero. Proponi al la Serbia Instituto pri Progresigo de Edukado rekoni ĝin kiel seminarion por mezlernejaj kaj bazlernejaj instruistoj, kiuj bezonas partoprenon en fakaj seminarioj por pluvalidigo de la instruista licenco. Inviti kompetentajn universitatanojn el internacia universitata medio partopreni en la Programkomitato. ILEI, siaflanke, invitas esperantistajn kompetentulojn. Varbi neesperantistajn partoprenontojn ĉu kiel prelegantojn ĉu kiel aŭskultantojn.
“Ĉaĉanska Lira” (Liro de Ĉaĉak) kantos serbajn kantojn en Esperanto IPR 19/131
— paĝo 32 de la PDF —
Tio, interalie, donos ekstermovadan institucian subtenon al la popularigado de Esperanto inter universitataj, mezlernejaj kaj bazlernejaj instruistoj en Serbio. Laborlingvoj de la dutaga konferenco estos Esperanto, la serba kaj la angla. La konferenco traktos jenajn kaj ne nur tiujn subtemojn de la ĉeftemo: o o o o o o o o o
Lernkomunumoj en virtuala medio Scikreado en retaj lernkomunumoj Iloj kaj procedoj por lernado en virtuala medio Lingvolernado en virtualaj komunumoj Virtualaj komunumoj de indiĝenaj lingvoj Lernado de indiĝenaj lingvoj en virtuala medio Kondutmodeloj kaj normoj en virtualaj lernkomunumoj Retkomunumoj bazitaj sur retejoj de sociaj amaskomunikiloj Sociemo en sociaj retspacoj
Se vi deziras partopreni, bonvolu aliĝi per retaliĝilo https://goo.gl/forms/TOrY5bltJtK0BKeG2 kaj sendi vian prelegproponon al ilei.kongresoj@gmail.com plej laste ĝis la 10-a de majo 2019 en jena formo: Via prelegtitolo Via plena nomo, Via institucio (ILEI, AIS, Universitato de … , aŭ simile) Resumo: Por resumi vian prelegon bonvolu uzi 100 – 200 vortojn. Ŝlosilvortoj: (3 – 5 ŝlosilvortoj) Aŭtoro: Por prezenti vin kiel aŭtoron bonvolu uzi maksimume 150 vortojn. Via preskvalita foto estu aldonita en aparta dosiero.
Se la Programkomitato aprobos vian prelegon, ĝi estos en tiu formo prezentita en la Kongreslibro kaj vi ricevos klarigon por livero de la plena prelegteksto.
La cetera faka kaj kleriga programo Ĝi konsistos, jam laŭtradicie, el: programeroj proponitaj de kongresanoj (prelegoj, diskutrondoj, atelieroj, spert-interŝanĝoj), instruista trejnado, Ekursoj por komencantoj kaj progresantoj, ekspresa kurso de la loka lingvo („serba eksprese”), pedagogia foiro kun interkonsiliĝo de E-centroj, lingva festivalo.
IPR 19/132
— paĝo 33 de la PDF —
Se vi deziras prelegi en ĝenerala kongresa programo (ne specife en la konferenco pri la kongresa temo), bonvolu sendi vian prelegproponon al ilei.kongresoj@gmail.com ĝis la fino de majo en la sama ĉi-supre montrita formo. Se vi havas alian kontribuproponon por la kongresa programo (ekz. diskutrondo, sceneja programero, libroprezento k.c.), bonvolu sendi ĝin ĝis la fino de majo al la sama adreso en jena formo: Titolo de via programero Via plena nomo, Via institucio (ILEI, AIS, Universitato de … , aŭ simile) Tipo: Per maksimume 10 vortoj priskribu tipon de la programero, kiun vi proponas, ekzemple: ateliero, diskutrondo, kurso, sceneja programero, ekspozicio, libroprezento, kvizo, aŭkcio, sporta programero, prelego kun ekspozicio kaj diskuto, …. k.s. Priskribo: Ĉi tiu modelo difinas strukturon kaj enhavon de kongresaj programproponoj. Por priskribi la proponatan programeron bonvolu uzi 100 – 200 vortojn. Celgrupo: Kiun vi deziras en la publiko aŭ partoprenantaro de via programero? Ekzemple: ĝenerala kongresa publiko, komencantoj, progresantoj, instruemuloj, infanoj, junuloj 15-30-jaraĝaj, ŝatantoj de beletro, sportemuloj, ekstera publiko neesperantista k.s. Bezonaĵoj: Bezonataj tempo, ejo, rimedoj, helpantoj. Proponanto: Por prezenti vin kiel proponanton / gvidonton bonvolu uzi maksimume 150 vortojn kaj sendi preskvalitan foton en aparta dosiero.
Tiel vi ebligos al LKK adekvate plani la tempon, spacon kaj aliajn bezonaĵojn por via programero kaj prezenti ĝin en la Kongreslibro. Se vi deziras mem trejniĝi kaj lerni, skribu al ilei.kongresoj@gmail.com pri kio interesas vin, por ke LKK laŭeble planu tion en la kleriga programo. ILEI-estraro kaj LKK precipe kuraĝigas vin organizi kaj venigi grupojn de komencantoj el via urbo aŭ lando por lerni en dumkongresaj kursoj kun internaciaj E-instruistoj, en aŭtentika E-movada etoso, ĝuante ankaŭ la distran kaj turisman programon de la kongreso. Venu ankaŭ kun infanoj, ĉu viaj propraj ĉu kursanoj de infana E-kurso. LKK organizos programon por ili en la formo de Infana universitato. Por ĉio ĉi, aŭ se vi havas por la pedagogia foiro eksponaĵojn (lerniloj, instruhelpiloj, varbiloj, libroj, gazetoj k.c.), prezentaĵon aŭ prelegon, se vi deziras prezenti viajn E-pedagogiajn spertojn kaj oferton de via E-centro, aŭ instrueti vian lingvon sed ne jam partoprenis en lingva festivalo de ILEI, se vi kunportos vendaĵojn por la libroservo, se interesas vin aliaj demandoj, kiujn ne eblas sufiĉe trakti tra la aliĝilo, skribu al la donita adreso por IPR 19/133
— paĝo 34 de la PDF —
interkonsenti kaj plifaciligi viajn preparojn kaj partoprenon, kaj helpi la organizan laboron de LKK.
La kultur-arta, distra kaj turisma programo Ankaŭ ĉi-jare ne mankos ekskursoj kaj la tradiciaj distraj vesperoj: interkona, nacia, internacia, muzika, bankeda adiaŭa, sed estos ankaŭ io nova. Pliaj informoj venos kun novaj prikongresaj komunikoj en venonta numero de IPR aŭ tra aliaj komunikkanaloj. Por nun nur kelkaj detaloj: – Ne forgesu kunporti gastronomiajn specialaĵojn el via regiono por la interkona frandvespero. – Pretigu vin por demonstri viajn muzikajn, dancajn, aktorajn lertojn kaj prezenti erojn el via kulturo en la internacia vespero. Laŭeble kunportu vian muzikilon. Skribu anticipe pri la programeroj, kiujn vi proponas. – Se interesas vin komuna legado en literatura kafejo, kunportu vian ŝatatan pecon el la originala E-literaturo, aŭ esperantigitan el via nacia beletro, por legi kaj pridiskuti ĝin kun aliaj interesatoj. – LKK interkonsentis kun loka virina kantgrupo „Čačanska lira” (Liro de Ĉaĉak) pri ilia kontribuo al la nacia vespero kaj distraj programeroj. – Alia loka kontribuanto estos la infana folklora grupo “Bambi”, tre populara en la urbo kaj lando. – Kontaktoj daŭras kun aliaj esperantistaj kaj neesperantistaj kontribuontoj al la kulturata programo. – Por la turisma programo, krom la dumkongresaj tuttagaj kaj duontagaj ekskuroj, LKK kaj Turisma Organizaĵo de Ĉaĉak proponas al kongresanoj veni en Serbion tri tagojn antaŭ la kongreso kaj/aŭ resti tri tagojn poste (se vi ne hastos al Finlando por UK) por ekkoni iom pli da kongreslando ekster la kongresurbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, inkluzive la ĉefurbon Beogradon kaj vidindaĵojn ĉirkaŭvoje al kaj el Ĉaĉak. Bonvenon! Radojica PETROVIĈ, Estrarano pri Kongresoj
La sekciestroj kaj reprezentantoj pensu plenumi sian devon: raporti al la Ligo. Modelo de raporto troviĝas sur la ĉefpaĝo de www.ilei.info. La estraro dankas al ili. La sekcioj povas proponi novajn Honorajn Membrojn, elektotajn de la Komitato. Bonvole legu la prian regularon tie: http://www.ilei.info/dok/index.php?lingvo=eo IPR 19/134
— paĝo 35 de la PDF —
La ĉefaj EO-eventoj de la jaro 2019 Kompreneble ni citu unue la ILEI-KONGRESON EN ĈAĈAK, SERBIO, de la 13-a ĝis la 20-a de julio. Vidu paĝon… de IPR. Vidu www.ilei.info Tie la 70-jariĝo de la Ligo ILEI estos digne celebrata. *** Universala Kongreso (UK) de UEA en Lahtio, Finnlando, de la 20-a ĝis la 27-a de julio. Vidu www.uea.org Okazos elektoj, la Asocio ricevos novan estraron. Belega regiono, bunta programo. *** La Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) okazas dum UK rande de Lahti. La organiza skipo komunikas: IIK atendas infanojn kaj junulojn de ĉiu aĝo. Vidu retejon: bertosch.free.fr/iik2019 Vidu fotojn de la IIK-ejo: http://bertosch.free.fr/iik2019/fotoj.htm Ni serĉas pli da IIK-kungvidantoj, ekzemple junan skolton, sport-instruiston, savnaĝiston, iun kiu konas multajn grup-ludojn interne kaj ekstere. Tro junan infanon akompanas gepatro. Gepatroj povas dormi en la IIKejo kaj tage partopreni UK-on. Se vi (gepatroj) ne iros al UK, sed viaj gefiloj volus veni al IIK, tiam ni provos organizi, ke alia e-isto el via lando akompanos viajn gefilojn al Lahti. Se la dato en julio ne taŭgas, venu aŭguste al infana-familia renkonto en Francio gresillon.org/s4. Bv. respondu al: infana.kongreseto@gmail.com. Kore salutas la teamo de IIK 2019. *** Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liptovsky Hradok, Slovakio, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto. La plej granda kaj vasta junulara aranĝo plensemajna. Vd. https://www.tejo.org/cause/internacia-junulara-kongreso/
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola.
IPR 19/135
— paĝo 36 de la PDF —
Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire, Marie-Sylvie Julian, Emmanuel Desbrières. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko. Tio kostas por A-landanoj 32 EUR kaj por B-
IPR 19/136
— paĝo 37 de la PDF —
landanoj 18 EUR. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna Amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Nova peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kiu zorgos pri vidhandikapitaj membroj de ILEI kaj abonantoj de la tekstaj versioj IPR kaj JA, estas Vjaĉeslav Suslov, rete: gloro59@yandex.ru. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2019, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2019. IPR 19/137
— paĝo 38 de la PDF —
SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Armenio: Lida ELBAKJAN, Moldovakan 26/2, kv.52, AM375062 Erevan, Lidaelb@yahoo.com Aŭstralio: vakas Barato: Arikapalli Giridhar RAO, E 14 Good Earth Malhar Mosaic, Kambipura, Kengeri Hobli, Bengaluru 560060, India, rao.giridhar@apu.edu.in Belgio: Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Benino: ALOFA Jérome Charles, 04BP0672 BJ-Cotonou, Rep du Benin, alofkarlo@yahoo.fr Brazilo: Aristophio Andrade ALVES FILHO, Rua B-55, N° 85, Conj. B. Bentes 1, Q. B-55, Benedito Bentes, Maceió, AL, Brasil, BR57085-748,
Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi Francio: Michel DECHY, 65 allée de la Crémaillère, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel_dechy@hotmail.com Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4 B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Hungario: József NÉMETH, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Irano: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9 K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh. Vahid Dastgerdi, IR-19166-13514 Tehran, mamduhi@gmail.com esperantomaceio@yahoo.com.br Italio: Luigia OBERRAUCH Bulgario: Mariana MADELLA, via Prampolini 8, GENCHEVA, Targovska 95, IT-43122 Parma, BG-5180 Polski Trambesh, silkovojo@aliceposta.it maries972@yahoo.com Japanio: ISIKAWA Tieko, Burundo: Evariste Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 BIGIRIMANA, BP 170, BISiki-si, Saitama-ken, Rumonge-Burundi, tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp bigevariste@gmail.com Katalunio: Rubén Ĉeĥio: Jana FERNÁNDEZ ASENSIO. MELICHÁRKOVÁ, U Hřiště C/ Latrilla 12, 1r 2a, ES-08912 398, CZ – 696 06 Vacenovice. Badalona, ileicat@hotmail.com melicharkova@quick.cz Kongo DR: MAFUILA Ĉinio: WEI Yiubin „Jado” MAVOMO Jackson, Baiyangshujie Xiaoxue, Taiyuan C/O DKEA, BP 1007 Kin Shanxi, CN-030003, Limete Congo RDC, ilei_cxinio@163.com mavomespero@gmail.com Danio: Ileana SCHRØDER, Korea Resp.: PARK Vestavej 4, DK-2770 Kastrup, Yongsung, 402-dong 1803-ho, ileana.schroder@mail.dk Hansol-Solpark Apt. 218 Samkye-ro, Gimhae-si, Gyeongsangnam-do, KR-50887, esabpark@korea.com
IPR 19/138
Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Kubo: Gonzalo COLLANTES GARCIA, N.Lòpez 857(altos) e/ Barnada y S.Lora. CU-90100, Santiago de Cuba eduardo.robert@infomed.sld.cu Meksiko: Carlos HERNÁNDEZ LOARCA, Arco del Triunfo 2019-40 San Pedrito los Arcos, MX-76148 Querétaro México, ilei@esperanto-mexico.org Mongolio: Khorloo TSERENDEJID, MNUlanbatoro, distrikto BZD, 82-5, tserendjd@yahoo.com Nederlando: Robert MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, moerbeekr@gmail.com Nepalo: Bharat Kumar GHIMIRE, Nepala EsperantoAsocio, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, nespa_bharat@hotmail.com Norvegio: Anne Karin BONDHUS, Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, akbondhus@jkn.no Pollando: Magdalena TATARA, ul. Grzegórzecka 74/4, PL-31-559 Kraków, mtatara@gmail.com Rumanio: Mihai TRIFOI, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, RO527116 Bixad/Jud. Covasna, mihaitrifoi@yahoo.com
— paĝo 39 de la PDF —
Senegalo: Assane FAYE, BP 1186 Rufisque, Senegal, damanemanu2000@yahoo.fr Serbio: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radojica.petrovic.rs@gmail.com Suda Afriko: Emile MALANDA NIANGA, PO BOX 2787 ZA-Cape Town, emalandan@yahoo.fr Svedio: Agneta EMANUELSSON, Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 Katrineholm, agneta.emanuelsson@fro.se Svislando: Charles RODUIT, rue de Chancheri 1, CH-1661 Le Paquier, charles.roduit@gmail.com Tanzanio: Mulele Samwel MBASSA, Box 25, Bunda Tanzanio. Poŝtel: +255786 819 767, +255758 176 722, mulelembassa@gmail.com Togolando: ATTIOGBEAGBEMADON B., Mensah, B.P. 39, Aneho, TG-Lomé, abiovamensah@yahoo.fr Ukrainio: Nina DANYLYUK, pr. Sobornosti, 32, Log. 108 UA43026 U. Lucjk Usono kaj Kanado: William B. HARRIS, wb_harris@hotmail.com Vjetnamio: Ngyuyen THI NEP, 70, B20A, Kim Lien, Dong Ha, VN-Hanoi, Nguyennepa9cfl@gmail.com
REPREZENTANTOJ Britio: Elizabeth STANLEY, Frome House, Frome Gardens, Stroud, Glos. GL5 4LE, UK, elistaros@hotmail.com Ĉilio: Héctor CAMPOS GREZ, Casilla 903, CL-3340000 Curico, hecg@uea.org Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, P.O. Box TS 404, Teshie, GH-Accra, ctrcgh@gmail.com Islando: Loftur MELBERG Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS221 Hafnarfjörður, lofturmsig@yahoo.de
Israelo: Luiza CAROL, str. Bnei Binyamin 53, apt 12, Netanya IL-4201997, luizacarol1947@gmail.com Niĝerlando: BOUKARI Ellias Illiassou, S/C de Kanguey BP11936 Niamey, Niger, elliasdj@gmail.com Pakistano: Adeel Mahmood BUTT, Ward No. 11, near M.C. High School, PK-39100 Nankana Sahib, adeelbutt84@gmail.com Rusio: Svetlana SMETANINA, str. Budajskaja 13-35, RU-129128 Moskvo, svsmetanina@yandex.ru Slovakio: vakas Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Chung Ching Road, No. 105, TWPingtung city, 900-73, rezamenhof@yahoo.com Urugvajo: Sonia RISSO, Pascual Costa 3253 Apto 1215, UY-11700 Montevideo, sonry@adinet.com.uy
KONTAKTPERSONOJ Argentino: Gabriel Enrique WAGNER, Misiones 1421, AR3116 Crespo – Entre Rios, gwagner@digitaloffice.com.ar Aŭstrio: Walter KLAG, Vieno, esperanto@chello.at Bolivio: Leandra DIA RIOS, Calle María Estiváriz No 290, Avenida Coronel Valdez Pasaje Zaratustra, Villa Pabón, Zona Central, mileis_7@hotmail.com Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta KULENOVIĈ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Haitio: Christine THEANO, Christ-Roi, Imp. Romane # 41, HT-6110 Port-au-Prince, christinetheano@hotmail.com Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, ID-Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi@gmail.com Kenjo: Gilbert S. SIKALA, Chemomi Estate, P.O. Box 22, 30301, Nandi Hills, simiyugilbert@yahoo.com
Kostariko: Hugo MORA Poltronieri, Apartado 4981, CR1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Gražina OPULSKIENĖ, Obuoliuko 42, Mažeikiai LT89312, grazopul@yahoo.com Luksemburgo: Claude NOURMONT, 2 om Kläppchen, LU-5682 Dalheim, moonmont@pt.lu Nikaragvo: Uriel GURDIAN, Rpto. Shick 2da etapa, Iglesia adventista 1c O, 1c N. Casa G-32, Managua, Nicaragua, esperantonica@gmail.com Portugalio: Luís LADEIRA, Rua Manuel Valadares, 10, 2E PT-2650-192 Amadora luisladeir@gmail.com Slovenio: Peter GRBEC, Sv. Peter 142, SI-6333 Sv. Peter, peter.grbec@gmail.com Srilanko: U.L.F.G.Zeiter PERERA.197, Indivitiya Road, Hettigama, Jaela, Srilanka, zeiter.espero@gmail.com Taĝikio: Firdaus SHUKUROV, Glavpochtamt, a.k. 135 TJ-734000 Dushanbe, komintel@yandex.ru; aet2005@ yandex.ru Turkio: Vasil KADIFELI, Ataturk mah. Turgut Ozal blv. Gardenya 2-1 D:21 Atasehir 34758 Istanbul/Turkey, vasilkadifeli@gmail.com Venezuelo: Asociación Venezolana de E-o, Ricardo Coutinho, Apartado postal 47675, Caracas 1041-A, VE, venesperanto@cantv.net
Per viaj donacoj vi povas subteni la agadon de la Ligo. La UEA-konto de ILEI estas ilek-a. La diversaj fondaĵoj de ILEI aperas tie: www.ilei.info/instancoj/ fondajhoj.php IPR 19/139
IPR 2019/2
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks�tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen�X.�ISSN�1013-2031
Jarkolekto 49 – trimonata
19/2 Redakta komitato: József Németh�(red.) Luiza�Carol Mireille�Grosjean Luigia�Oberrauch�Madella Rob�Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Probal�Dasgupta Emmanuel Desbrières István�Ertl Mireille�Grosjean Ilona�Koutny Stefan�MacGill Luigia�Oberrauch�Madella Radojica�Petroviĉ Harald�Schmitz Bernhard�Schwaiger Margaretha�Symoens Mihai Trifoi
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Ilona KOUTNY: Prof. István Szerdahelyi (1924-1987) [fragmento de artikolo] ……. 4 István ERTL: Komence estis la tondilo …………………………………………………………… 8 Margaretha SYMOENS: Edward Symoens (1915-1995) …………………………………….. 9 Luigia OBERRAUCH MADELLA: Mauro La Torre (1946-2010) ………………………… 10 Stefan MACGILL: Stefan MacGill (1948 – ) – Prezidanto de ILEI […] ……………… 12 Bernhard SCHWAIGER: Ĉiuj Anglujen ………………………………………………………….. 14 Kritiko de la brita klerig-kulturo (M. GROSJEAN, R. TAGORE, P. DASGUPTA) …… 19 Emmanuel DESBRIÈRES: Vojaĝo al Slovenio danke al Esperanto …………………….. 21 Leterkesto (Mihai TRIFOI) ………………………………………………………………………….. 23 Harald SCHMITZ: Trukoj por paroligi la progresintojn …………………………………… 24 La simpozioj de ILEI; Kongresoj de ILEI en venontaj jaroj (R. PETROVIĈ) ………. 26 La 52-a Kongreso de ILEI (loĝmendilo, transporto) (Radojica PETROVIĈ) ……….. 30 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 36
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano pri Kongresoj: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, Asahicyou-3, Kawagoe, Saitama JP-350112, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, asistanto en kongresaj aferoj, TEJO.
IPR 19/22
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario, vic-prez. de UEA Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
Enkonduko Karaj legantoj, En la unua numero de IPR 2019 okaze de nia jubilea jaro ni provis skizi la komencon de la instruista laboro kadre de la naskiĝanta Esperanto-Movado. En tiu ĉi dua numero de IPR 2019 ni provis arigi tekstojn de aŭ pri la ILEIprezidintoj. Vi malkovros diversajn interesajn aspektojn de ilia laboro por la Ligo. Tiu kolekto plu okupos nian revuon en la tria numero. Vojaĝado kun gelernantoj kaj klasointerŝanĝoj havas altan edukan valoron. Pri tio vi legos tri tekstojn en tiu ĉi numero. Kompreneble ne mankas detalaj informoj pri nia kongreso en Ĉaĉak, Serbio, kiu okazos de la 13-a ĝis la 20-a de julio. Ni antaŭĝojas revidi vin okaze de ĝi en Serbio.
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo supre: emblemo de ILEI 70-jara; malsupre: (de maldekstre): Marc Cuffez, sekciestro de ILEI en Belgio, Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, Ahmad Reza Mamduhi, sekciestro de ILEI en Irano. Sur la dorskovrilo: Vojaĝo al Slovenio danke al Esperanto (vd. p. 22) ković, Turisma rganizaĵo de Ĉaĉak)
Ni deziras al vi bonan legadon. Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI IPR 19/23
— paĝo 4 de la PDF —
Prof. István SZERDAHELYI (1924-1987) Prezidanto de ILEI de 1985 ĝis 1987
Fragmento de artikolo aperinta en IPR 2009/3 – Ilona KOUTNY: „Loke kaj fake, internacie kaj home – Prof. István SZERDAHELYI (1924-1987)” Enkonduke La okazon rememori István SZERDAHELYI motivas la 85-jara datreveno de lia naskiĝo (kaj 22-jara de lia morto). Prof. Szerdahelyi estis bonega kaj efika pedagogo, aganta en- kaj eksterlande. Li fondis la E-fakon en la Universitato Eötvös Loránd (ELTE) en 1966 kaj gvidis ĝin ĝis sia morto. Per sciencaj metodoj li provis trovi la lokon de E-o inter la lingvoj naturaj kaj planitaj, lingvistike analizi ĝin, kaj formi instruistojn, lingvistojn kun profundaj konoj pri E-o. Du jarojn antaŭ sia morto li iĝis prezidanto de ILEI kaj dum unu jaro – en 1986 – redaktis IPR-n. Longa vico da studoj kaj libroj, same ankaŭ prelegoj montras lian vastan interesiĝon kaj grandan labor-kapablon: li prezentis novan aliron al la morfologio, semantiko, etimologio de E-o; kun filologia precizeco li esploris interlingvistikon, kies rezulto estis la universitata lernolibro pri interlingvistiko kaj la populara libro Bábeltől a világnyelvig ’De Babelo ĝis la mondolingvo’. Li sukcesis trovi la vojon al diversaj homoj, ĉar li kredis en tio, kion li faris, kaj havis estimon por la aliaj. Tion elstare montras la pretigo de la HungaraEsperanta vortaro, kie kunlaboris 50 esperantistoj diversfakaj. La rezultoj de lia agado kaj verkaro estas ankaŭ nun aktualaj kaj vojmontraj. 1. Vivovojo – en la ŝtormo de historio István SZERDAHELYI naskiĝis (20.08.1924, Avasfelsőújfalu, nun: Negreşti-Oaş en Rumanio) kaj plenkreskis en la plurlingva Transilvanio. Li finis militakademion kaj paralele ekstudis juron. Li partoprenis en la dua mondmilito kaj estis kaptita. La militkaptitecon li eluzis por lerni la rusan lingvon, kiu poste iĝis lia profesio [surfote: la juna instruisto] Post la mondmilito lia familio transloĝiĝis al Hungario, li finstudis juron en la Universitato Péter Pázmány IPR 19/24
— paĝo 5 de la PDF —
(laŭleĝa antaŭulo de ELTE) en Budapeŝto kaj poste rusan filologion. Li ekinstruis la rusan en elementa lernejo en la vilaĝo Kisbér, kie poste li iĝis lernejestro kaj pretigis gimnaziajn lernolibrojn pri la rusa (ankaŭ mi lernis el ili). En 1956 li aliĝis al la revolucio, pro kio poste li estis malliberigita por pli ol jaro. Tiu evento rompis lian karieron, dum kelkaj jaroj li ne povis akiri instruistan postenon. Fine, en 1963, li ricevis postenon en ekonomika mezlernejo kiel instruisto de la rusa. En 1949 li esperantistiĝis kaj rapide fervore ekinstruis la lingvon. Ekde la 60-aj jaroj li partoprenis en la laboro de la reorganiziĝanta HEA, li membris en la instrukomisiono kune kun Baghy, Balkányi, Kökény kaj Pechán. Li kontribuis al la longe uzata Gvidlibro por supera ekzameno, kaj laŭ lia propono ekestis la trigrada ekzamensistemo. HEA kaj la tiama prezidanto Antal KOÓS subtenis lin ĉe la fondo de E-fako en ELTE. Kvankam la rilatoj inter Szerdahelyi kaj HEA ne estis ĉiam tiel proksimaj, dum la lastaj du jaroj de sia vivo li iĝis vicprezidanto de HEA. Li verkis artikolojn kaj librojn, sciencajn kaj sciencpopularigajn, instrumaterialojn, multe prelegis en Hungario kaj en aliaj landoj en Esperanta medio (vd la kompletiĝantan bibliografion en la Memorlibro). Li havis bonajn kontaktojn i.a. kun la Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds (Svislando), kunlaboris kun la paderborna Kibernetika-Pedagogia Instituto (Germanio) pri lingvo-orientada instruado, kun Internacia Kultura Centro en Zagrebo (Kroatio) kaj ofte publikigis siajn vidpunktojn pri sciencaj temoj en Literatura Foiro. Liaj pedagogiaj artikoloj aperis ofte en IPR kaj fine li prenis la merititan lokon de ILEIprezidanto (1985-87) kaj iĝis honora membro de UEA [surfote: Szerdahelyi en 1986]. Post gravaj konfliktoj pro lia alia aliro al la radikkaraktero ankaŭ la Akademio de E-o elektis lin al siaj membroj en 1986. Post multe da sindediĉa laboro kaj batalo por la rekonigo de scienca agado pri E-o en kaj ekster Esperantio li mortis la 21-an de aŭgusto 1987 en Budapeŝto. IPR 19/25
— paĝo 6 de la PDF —
2. Fondo de E-fako en ELTE – elstara pedagogo kaj metodikisto István Szerdahelyi batalis por la enkonduko de E-o en la lernejojn, elstarigis la propedeŭtikajn valorojn de E-o, kiuj por hungaroj estas nekontesteblaj. En 1963 E-o estis jam instruata en kelkaj hungaraj lernejoj. La lerneja instrueblo motivis la peton por la universitata formado de E-instruistoj. Li sukcesis krei ion unikan, kiam li fondis la E-fakon en la Universitato Eötvös Loránd (konata sub la siglo ELTE) en 1966 kun la subteno de la konata lingvisto Géza BÁRCZI. Li ekiris malfacilan vojon, kiam li surprenis sola sur sin la E-fakon: li devis organizi el nenio la plurjaran kompleksan kursaron, similan al filologio (kun lingvistiko, literaturo… metodiko), kiu gvidis al universitata diplomo; krei studplanon kaj studmaterialon, instrui kaj esplori. D-ro Szerdahelyi strebis prezenti al la scienca mondo la valorojn de E-o, akceptigi esperantologion, en pli vasta senco interlingvistikon kiel lingvistikan branĉon (feliĉe la E-fako ekfunkciis kadre de la Lingvistika katedro) kaj konvinki esperantistojn pri la neceso de scienca esploro de E-o. Por tio necesis multe da laboro kaj la speciala personeco de István Szerdahelyi. Li, ne ŝparante sin, kun ĝojo laboris kaj sukcesis trovi la vojon al diversaj homoj. Li verkis universitatajn lernolibrojn: Esperanto (1972), Metodologio (1975), Interlingvistiko (hungare, 1980), kompilis 3 volumojn de Literatura Krestomatio (1979, 1981, 1982). Aliajn gravajn tekstojn siajn, de kolegoj kaj gestudentoj li aperigis en Esperantologiaj kajeroj I–III (1976, 1977, 1977), kunlaborigante siajn gestudentojn. En 1978 la E-fako organizis internacian interlingvistikan konferencon, kies materialo aperis en Miscellanea Interlinguistica (1980). Dume li restis ĉarma kaj amuza interparolanto, kiu altiris homojn, kaj ĝisosta pedagogo, kiu kapblis ekŝatigi la studmaterialon. Li engaĝis en la sciencan laboron siajn gestudentojn, kiuj partoprenis en scienca studenta rondo, sendis ilin al konferencoj, kunvenoj, se eblis eksterlandaj, kaj trovis taskojn laŭ ilia emo kaj helpis ilin en la realigo – tiu sinteno estas malofta en universitatoj. Ekzemple li sendis min staĝi al KCE (franclingva Svislando), kio signifis por mi grandan travivaĵon. Li estis „vera pedagogo, kiu kapablis transdoni vivosperton, sian optimismon, laboremon, estimon de la scienco…”. Ni, gestudentoj tre ŝatis lin, mia generacio nomis lin Paĉjo inter si. IPR 19/26
— paĝo 7 de la PDF —
Dum lia 21-jara instruado en la E-fako preskaŭ 100 gestudentoj diplomiĝis pri E-o en la tagaj kaj (ekde 1972) t.n. korespondaj kursoj, el inter kiuj kelkaj havas nun gravan rolon en la E-movado. Ili kunvenis en 1986 por kune festi la 20-jariĝon de la fako. Naskiĝis ankaŭ multaj diplomlaboraĵoj pri esperantologio kaj interlingvistiko, ilia konservo, prilaboro kaj daŭrigo necesus. 3. Esploroj pri lingvopedagogio Szerdahelyi esploris la leksikan materialon de diversaj lingvoj en la lerneja instruado kaj komparis ilin helpe de la gestudentoj. Li gvidis eksperimentojn por pruvi la lernfacilecon kaj propedeŭtikan valoron, t.e lernfaciligon de E-o. La plej grava estis la 5-landa eksperimento inter 1971-74, en kiu partoprenis Bulgario, Italio, Jugoslavio, Aŭstrio kaj Hungario. La celo estis prezenti la facilecon de E-o, ĝian efikon en la kompreno de la gepatra lingvo kaj fremdaj lingvoj (tion reprenas ankaŭ la nuna projekto Lingvolanĉilo!), la propedeŭtikan valoron de E-o por la sekva fremda lingvo. Li bone vidis, ke la pli facila alproprigeblo de iu lingvo dependas ne nur de ĝia strukturo (absoluta facileco), sed ankaŭ de la rilato kun la gepatra lingvo de la lernanto (relativa facileco). Por hungaroj E-o kun siaj hind-eŭropaj trajtoj kiel la prepozicia sistemo prezentas modelon de hind-eŭropaj lingvoj, ĝia lernado helpas ankaŭ la komprenon de scienca vortprovizo en la hungara, sed per maksimuma simpleco. Tio alportas pozitivan psikan valoron en la regado de la lingvo. Li konkludas, ke E-o estas neŭtrala kontaktilo, lingva kaj kultura sintezo, tiel enhavas internacian kulturan potencialon. Nur la motivado por E-o estas malgranda kompare kun la angla, li konsideras, ke esperantistoj devus eliri el sia interna mondo, kaj trovi sian lokon en la ekstera establita mondo por ke oni prenu ilin serioze. La konkretajn esplorrezultojn li povis proponi al oficialaj instancoj por serioza pritraktado de E-o kaj fruktuzis en siaj lernolibroj. Esperanto internacia 1-2 – origine por infanoj – estis kaj estas uzata por instrui junulojn. […] Sonmaterialoj de Szerdahelyi: http://www.ilei.info/hungario/sonmaterialoj.php. IPR 19/27
— paĝo 8 de la PDF —
Komence estis la tondilo de István ERTL (Hungario/Luksemburgo) Kiam mi estis petita verki rememorojn pri mia redaktora tempo ĉe IPR, mi kompreneble iris al mia subtegmento por konsulti malnovajn numerojn – kaj ne retrovis ilin. Kvazaŭ tiu mia pasinteco estus tiom fora ke eĉ spuroj ne restis de ĝi. Ĉu mi ilin fordonacis? Kaj tamen, kiom vigla kaj spertoriĉa periodo estis por mi tiuj jaroj 1987–1991! Fakte, miaj unuaj jaroj en Esperantujo. Ke mi lernis la redaktoran metion, mi povas danki al la revuo IPR, kaj la revuon IPR mi povas danki al István SZERDAHELYI, kiu iel ekvidis en mi la potencialon transpreni la torĉon. En tiu fora tempo oni eĉ redaktis per tondilo kaj glubendo! Prof. SZERDAHELYI alportis tiujn objektojn al nia duopa kunsido, en kiu li transdonis al mi… la redaktorecon, kaj precipe bonajn konsilojn – specife: kiel tranĉi artikolojn, tranĉi ne nur enhave-redakte sed ankaŭ fizike-tondile… Nur 22-jara, mi ekredaktis la revuon, kaj daŭrigis tion dum kvar jaroj. Kompreneble, enorme fierigis min ke mi estas „ĉefredaktoro” (!) de „internacia” (!) faka revuo… certe, troviĝis iuj kiujn tio malpli impresis, ĉe la kompreno ke tio realiĝas ne per iu prestiĝa lingvo kiel la angla, franca, germana aŭ rusa, sed per la stranga lingvo Esperanto. Iujn manuskriptojn mi redaktis per skribilaj signoj sur la marĝenoj, sed multajn mi devis retajpi, ofte ĉirkaŭ noktomezo en la familia kuirejo. En tiu epoko antaŭ Interreto, apenaŭ eblis aŭ indis kontakti aŭtorojn por peti detalojn aŭ konsenton pri redaktaj ŝanĝoj; mi do ankaŭ lernis kiel agi diplomatie sed rezolute pri tiaj tekst-intervenoj. La rezulton, redaktore „pretan” numeron, t.e. aron da paperoj tiel redaktitaj, mi sendis al Antverpeno, kie la Grafika Centro de UEA zorgis pri la enpaĝigo. Kaj post pluraj semajnoj finfine mi vidis ankaŭ la paperan rezulton, la aperintan numeron poŝte ekspeditan. Se diri honeste, mia persona intereso pri pedagogio, kaj aparte pri metodiko, estis ĉiam malalta. (Mi ja fariĝis poste mem mezlerneja instruisto du jarojn, sed nur pro neatendita nuliĝo de posteno kiel eldoneja redaktoro.) Sed eĉ tio instruis al mi ion: kiel agi laŭeble profesie en kampo por kiu oni ne sentas IPR 19/28
— paĝo 9 de la PDF —
profundan pasion. Sperto kiun plej multaj devas apliki, beaŭrinde aŭ ne, dum granda parto de sia vivo. Pasion mi tamen sentis por Esperanto, kaj mi baldaŭ krome eksentis ion alian, signifan por redaktoro kaj fakte por ajna ĵurnalisto: la gravecon de kontaktoj kun la legantaro! Vigligas konscii ke oni ne laboras en vakuo, sed ke homoj efektive atendas novan numeron de sia periodaĵo, mem sendas kontribuojn, persone dankas pro la laboro farata, kaj eĉ fordonas al la redaktoro sian tagmanĝon, kiel faris la ĉarma s-ino Catina DAZZINI en konferenco de ILEI – tiam oni konstatas ke oni ludas atentatan rolon en vivanta komunumo. Post mia redaktora periodo, mi (tiam kiel redaktoro de la UEA-revuo) unue iom sekvis la evoluon de IPR kaj la vivon de ILEI, sed poste tamen ĉiam malpli kaj malpli. Sed ja sufiĉe por konstati ke IPR kaj ILEI restas inter la Esperantuje plej viglaj revuo kaj faka asocio respektive.
Edward SYMOENS (1915-1995) Prezidanto de ILEI de 1987 ĝis 1991 de Margaretha SYMOENS (Belgio) Esperanto por la familio de Edward SYMOENS ne estis io nekonata. La ses infanoj konsciis tre bone, kian grandan signifon havas Esperanto en la vivo de mia patro. Ekde kiam mi eklernis Esperanton, mi malkovris lian senliman engaĝiĝon kaj entuziasmon. En la jaro 1992 mi la unuan fojon akompanis mian paĉjon dum la Universala Kongreso de Esperanto en Vieno. Tie mi rimarkis, ke li multe signifas por la kongresanoj. Li disradiis sian kredon je la valoro kaj forto de Esperanto. Mia patro 100-procente sin dediĉis al Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. La amikeco kaj la kunligo, kiuj estis videblaj kaj senteblaj dum la kongreso(j) ĉiam feliĉigis lin. Kiel pedagogo li multe esploris la temon „Propedeŭtika IPR 19/29
— paĝo 10 de la PDF —
valoro de Esperanto”. Li ankaŭ gvidis studentojn skribi disertaĵojn pri Esperanto kaj interlingvistiko. Nun, 24 jarojn post lia morto, mi volas sciigi al vi (ankaŭ al li), ke lia plej juna nepino, la 16-jara Jana propravole lernas Esperanton pere de Duolingo angla-Esperanto. Ŝi jam dufoje partoprenis kun mi en la Novjara Renkontiĝo en Germanio. Jana estas tre entuziasma pri la lingvo kaj ŝi jam povas sin bone esprimi en la lingvo, al kiu ŝia praavo Edward SYMOENS dediĉis sian vivon ekde sia juneco (17j) ĝis la morto.
Mauro LA TORRE (1946-2010)
Prezidanto de ILEI de 1998 ĝis 2003 de Luigia OBERRAUCH MADELLA (Italio) Mi konatiĝis kun profesoro LA TORRE pere de le projekto ESP2 en la jaroj 1996-97. (IPR 4/1998 sur la tria paĝo prezentis lian foton kaj mallongan biografion, skize parolante ankaŭ pri tiu ĉi iniciato.) La projekto nomiĝis „Didaktika eksperimento pri la efikoj de lernado de planlingvo”. Ĝi antaŭvidis la ne-ĉeestan formadon de instruistoj, kiuj deziris eksperimenti. La projekto estis organizita kaj financita fare de la Tria Universitato de Romo, Departemento pri Edukaj Sciencoj, Laboratorio de Eksperimenta Pedagogio. En la jaro 1998 la itala Komisiono de Unesko aprobis la projekton de interkultura edukado pere de Esperanto. La projekto daŭris du jarojn kaj havis skriban kaj parolan finan ekzamenon en Romo. Tiam mi renkontis por la unua fojo Mauro LA TORRE persone. Li estis tre afabla kaj kapabla konstrui rilatojn kun la gestudentoj ankaŭ parolante pri la problemoj de lingvaj minoritatoj, kiuj ja gravas por mia devena regiono de Italio ĉe la piedoj de Dolomitoj. Tie li kutime pasigis la libertempajn somerajn monatojn IPR 19/210
— paĝo 11 de la PDF —
kune kun la familio, studante en malgranda vilaĝeto sen la konfuzego de la granda metropolo. Tamen li ne forgesis la gravecon de la projekto de la virtuala lernejo kaj li ĉiam esperis ke, se ne komplete li mem, iu povos realigi ĝin. Tiam interreto ekestis ĵus havebla kaj profesoro LA TORRE vidis eblon uzi ĝin por la interkultura edukado, ĉar estis antaŭvidita la partopreno de pluraj klasoj el malsamaj landoj. „Tiu ĉi estas ankoraŭ nun tre aktuala temo”, asertas lia edzino sinjorino Margerita. „La instruado por li estis valora agado kaj eĉ pli en la Esperanto-movado. La lernejo, laŭ Mauro, havis antaŭ ĉio la funkcion de kultura interŝanĝo”, aldonas sinjorino La Torre. Li estis spertulo pri komputiloj kaj programisto. Do li mem desegnis la programon. Li mem projektis en la reto la virtualan lernejon, kiun li bone prezentis en Lovran (Kroatio) dum la ILEI- konferenco en 2001. Tiu virtuala lernejo enhavis lingvan laboratorion, bibliotekon, salonon por la gazetaro kaj salonon por la ekspozicioj. Kaj estis antaŭviditaj ankaŭ multaj klasĉambroj por individuaj ŝtatoj kiel Kanado, Italio, Ĉinio, Usono, Pakistano k.a. Li imagis 20 klasojn en ĉiu parto de la mondo. Li pensis, ke pere de interreto la klasoj povos kunlabori kaj tio estis lia granda deziro. Li elspezis multe da tempo kaj pasia energio por realigi tiun ĉi lernejon. Verdire nun estus ankoraŭ pli da ebloj plene realigi tiun projekton, dank’ al la evoluo de interreto kaj ciferigaj teknologioj. Sed terura malsano forrabis lin de ni. Dum nia kunesto en Lovran li kuraĝigis min preni la respondecon pri la itala sekcio de ILEI, ĉar Carla DE LORENZI, kiu estis la prezidantino, havis san-problemojn kaj ne posedis komputilon. Pro tio ŝi petis la profesoron, ke oni donu la taskon al alia homo kaj tiu estis mi. En tiuj du jaroj de eksperimentoj kunlaboris ankaŭ profesorino Elizabeta VILISICS FORMAGGIO. Ŝi verkis poste la 2 lernolibrojn „Ludu kun ni” ankaŭ dank’ al tiu sperto. La bazo por la kurso kaj la libro estis sugestita de la sciencaj studoj de Helmar FRANK de la universitato de Paderborn (Germanio). Plaĉas al mi ankoraŭ citi aserton de la vidvino de profesoro Mauro LA TORRE: „La engaĝiĝo je la studado kaj disvastigo de Esperanto estis tre forta en mia edzo.”
IPR 19/211
— paĝo 12 de la PDF —
Stefan MACGILL (1948 – ) Prezidanto de ILEI de 1991 ĝis 1993 kaj de 2009 ĝis 2013 Prezidado, kun lokoj de la ILEI-Konferencoj: 1991 (Voss)-1993 (Valencio) kaj 2009 (Krakovo)-2013 (Herzberg) de Stefan MACGILL (Hungario)
Ni estraro en la jaro 2009 en Kubo (de maldekstre): Julija BATRAKOVA, Duncan CHARTERS, Stefan MACGILL, Małgosia KOMARNICKA, Zsófia KÓRÓDY kaj Radojica PETROVIĈ El la frua periodo, elstaras la revivigo kaj fortigo de la ekzamenoj de UEA kaj ILEI, ke ĝi havu internacian reton de prizorgantoj. Kiam mi estis la sekretario kaj motoro de la ekzamenoj de 1989-1993, okazis 41 sesioj en tri kontinentoj kun 335 sukcesantoj. Ĝis la nasko de KER, tiuj ekzamenoj estis la ĉefaj (kaj solaj) internaciaj ebloj por montri siajn kapablojn pri lingvuzo kaj movada sciaro. Vidu IPR, numeron 1993/4 p. 31-36. La prezidaj jaroj ekde 2009 estis karakerizitaj per egaj fonaj klopodoj, kiuj lasis spurojn ĝis hodiaŭ en la oficiala retejo de ILEI. IPR 19/212
— paĝo 13 de la PDF —
Fortigo de la rilatoj kun Landaj Sekcioj La konkreta rezulto de tio estas detalaj ĉiujaraj raportoj de la sekcioj, kiuj aperis en la retejo de ILEI de 2009 ĝis 2016. En 2012, la proporcio de respondintaj sekcioj atingis laŭdindajn 87%. Aperigo de multaj historiaj dokumentoj Tiu parto de la retejo de ILEI estis starigita en 2010, kaj nun enhavas 29 dokumentojn aŭ enskribojn. Elstaras inter ili unikaj leteroj el 1950 kaj raportoj de Violet C. NIXON, la unua prezidantino de la Ligo. Tiuj atingis min pro la diligenta arigo de historiaĵoj en la finna sekcio. Novigo de la Statuto kaj Ĝenerala Regularo En 2011 ILEI pioniris en la movado, per okazigo de 55 perretaj voĉdonoj de la komitato. Multaj el tiuj voĉdonoj aprobis modifojn kaj bonigojn en la Ĝenerala Regularo. En la Statuto pliaj gravaj ŝanĝoj estis akceptitaj de la Komitato en Kopenhago, rapidigita per laŭpaŝa prezento de ĉiu unuopa propono per projekciado. Regula raportado La komitatanoj kaj sekcioj ricevis ekde julio 2009 raporton ’la unuaj 30 tagoj’. Sekvis similaĵoj por 60 kaj 100 tagoj kaj ses monatoj. Similo okazis por la lastaj 30 kaj 60 tagoj. Vidu ĉe ILEI > Agado > Superrigardo. Tio pavimumis la vojon por la nunaj trimonataj raportoj. Gvidiloj kaj helpiloj Ni pretigis gvidilojn por oficoj: prezidanto kaj kasisto, krome pri renkontiĝoj, eksteraj rilatoj, pretigo de Simpoziaj Kajeroj, por la agantoj pri Juna Amiko kaj diversaj proceduroj. La helpiloj inkluzivas unikan inversan vortaron, kiun ILEI transigis al rete alirebla formo, kaj la multloke prezentitan temaron „Verve pri Verboj”. Trovu ilin sub ILEI > Dokumentoj > Gvidiloj / Helpiloj. Partneroj ILEI en 2010 kreis la kategorion „Partneroj” kun arigo de la reto de 11 instancoj, pri kiu aperas informoj ĉe ILEI > Instancoj> Partneroj. IPR 19/213
— paĝo 14 de la PDF —
Ĉiuj Anglujen Rimarkoj pri studvojaĝo lingvolerna el esperantista vidpunkto Sprachenfahrt nach England aus esperantistischer Perspektive de Bernhard SCHWAIGER (Germanio) „Heute waren wir in nicht weniger als fünf Ländern!” So der begeisterte Ausspruch eines Schülers nach unserer Ankunft in England am Abend. Ich nahm das als Anlass darüber nachzudenken, was gewesen wäre, wenn wir unterwegs stehen geblieben und überall, in gut europäischem Geist, eingekehrt wären. Freilich hätten wir dann für eine solche multikulturelle Sprachenfahrt ein gemeinsames und neutrales Idiom für alle (u.a. Deutsche, Holländer, Flamen, Franzosen, Engländer) gebraucht. Esperanto zum Beispiel… „Hodiaŭ ni estis en ne malpli ol kvin landoj!” Tiel esprimis sin iu lernanto post nia alveno en Britio vespere. Tio pensigis min, kaj mi imagis, kio estus okazinta, se ni estus devintaj ie halti kaj eniri ian gastejon, kiel estas kutimo en eŭropa spirito. Evidente por tia multikultura lingva vojaĝo la plej bona solvo estus, ke ni havu iun komunan kaj neŭtralan idiomon por ĉiuj (inter aliaj germanoj, nederlandanoj, flandroj, francoj, britoj). Esperanto ekzemple… Mi devas konfesi: ankaŭ personaj kialoj interesigis al mi partoprenon kiel akompananta instruisto en la ĉi-jara lingvopraktikadvojaĝo de la klasoŝtupo naŭa al Anglio. Mi simple ankoraŭ ne estis en la Unuiĝinta Reĝolando, afero kiun kelkaj gelernantoj eĉ ne povis aŭ ne volis kredi. Certe, inter ili ankaŭ samsortanoj estis sed aliaflanke ankaŭ kelkaj, por kiuj Anglujo ne estis malkonata lando. Devige kiel la plejmulto de eŭropaj (mondaj!) lernantoj ankaŭ mi iam estis lerninta la anglan lingvon en mia lernejo. Pri Esperanto mi tiam neniam aŭdis, do mi estis en la sama situacio kiel la plejmulto de la nunaj gelernantoj, kvankam ili, danke al ĉiam enpoŝe disponebla interreto, devus esti pli bone informitaj ol mia generacio. Al ni en la 1980-aj jaroj klaris, ke la angla ne nur gravus sed ankaŭ estus monda lingvo. Mi ne povis memori iun personon en mia ĉirkaŭaĵo, kiu dubus pri tiu ĉi ŝajna fakto, nek enfamilie nek eksterfamilie. Sen paroli pri niaj profesoroj gimnaziaj. Ĝenerale oni ja estis malpli kritikema ol hodiaŭ, eble ankaŭ malpli demandema. Ĉu iu el miaj lernigintoj – almenaŭ private – pensus alimaniere? Mi ne scias. Ĝenerale kontakto kun aliaj kulturoj, ekz. plej simple pere de IPR 19/214
— paĝo 15 de la PDF —
malsamoriginaj samklasanoj, tiam estis malofta. Vidi kunportitajn librojn aŭ gazetojn negermanlingvajn kvazaŭ sensaciis (ili ankaŭ ekzistis ĉe kioskoj en pli grandaj urboj, sed ne en mia mezgranda salzburga provinckomunumo!) kaj bretaroj kun fremdlingvaĵoj en kelkaj librovendejoj furoris. La angla estis vere „fenestreto al la mondo”, ĝi tute sufiĉis. Post kvar gimnaziaj jaroj alvenis nova fremdlingvo, la franca, sen ŝanco por la lernantoj elekti almenaŭ kiel duan vivan lingvon – alternativon. Sed ankaŭ tiun ĉi hegemonion neniu pridubis. La angla kaj la franca kaj la latina (kiun mi persone baldaŭ ekuzis kiel komunikilon vivan kun aliaj junuloj el tuta Eŭropo; sed tio estus alia historio…) sufiĉis. Brition, mi jam diris, mi neniam vidis antaŭe, nek private nek dumgimnazitempe. Sed Franclandon jes ja: 16 jaraĝaj ni vidis Parizon kaj Havron restante dum pluraj semajnoj ĉe gastigfamilioj, frekventante instruhorojn, farante ekskursetojn tra la bela Normandio. Okazis ankaŭ reinvito de niaj francaj amikoj: nun la franco devis uzi la germanan lingvon en mia patrujo kiel antaŭe mi ĉe li la francan. Bona ideo, praktika uzo de fremda lingvo, aŭtentika enfamilia vivo, sperto de alikultureco. Ŝajne io ŝanĝiĝis, multe. Nia lernejo en 2018 ne faris veran interŝanĝon: organizaĵo angla specialiĝinta pri perado de familia gastigo por lernantoj el la tuta Eŭropo faris la necesan laboron. Ne plu temis pri iu reciprokeco, pri ambaŭparta konatiĝo, sed pri simpla ĝuo de angla vivo fare de germanaj lernantoj. Pri tio la organizaĵo pera tute ne kulpas – ni mendis kaj ni ricevis servojn. La familioj memkompreneble estas pagitaj kaj kelkaj gastigas plurfoje lernantojn – du, tri, kvar aŭ eĉ pli – ĉe si, lernantojn el la tuta mondo. Indas konstati, ke ne temis pri iu reciprokeco, neniu familio de niaj lernantoj poste en Germanio gastigis anglon aŭ anglinon junan. Maleŭropa pensado ĉar normale plurkultureco ĉe eŭropaj interŝanĝprogramoj ĉiunivelaj unuavicas kaj gravegas. Diferenco alia ĝenerala inter mia kiellernanta vojaĝo kaj la nuna kielinstruista vojaĝo estis la jeno: antaŭ tridek jaroj organizado estis pli leĝera, gepatroj estis malpli zorgemaj en la pozitiva senco kaj transdonis pli frue multan respondecon al siaj gefiloj. Kontrolo dum nia restado en Franclando fare de niaj gepatroj ne eblis – simple pro manko de ankoraŭ ne ekzistantaj poŝtelefonoj kun Vacap-funkcio. Ni vere estis, de unu momento al la alia, mergiĝintaj en francan vivon. Krome ni havis po unu gastigan familion kaj ne estis kun aliaj samklasanoj en unu franca familio; germanlingvaj momentoj ekzistis nur dum la ekskursoj eksterfamiliaj kaj renkontiĝoj enlerneje. Mergiĝo pro la pli longa daŭro de la restado aŭtomate estis ankaŭ pli intensa kaj fruktodona. Hodiaŭ la fenomeno de rekta kaj intencata gepatra enmiksiĝo ekzistas ankaŭ sur aliaj kampoj: diference de IPR 19/215
— paĝo 16 de la PDF —
fruaj generacioj la nunaj junuloj ĝenerale pli enlasas la gepatran mondon en sian vivon, ne nur danke al perinterreta ĉie-ajna kontakteblo. Antaŭ kelka tempo mi mirante aŭdis, ke hodiaŭ gepatroj akompanus la gefilojn eĉ al universitato, planus kune kun ili la karieron ktp. Psikologie ja interese – sed tio ne estas la temo de nia artikolo kaj sekve mi ne plu esploros prie. Ni pli bone revenu al la konkreta vojaĝo disde Turingio al la promesita lando Anglujo. En grandega buso ne malpli ol sepdek gelernantoj kaj ses akompanantoj scivolemaj alproksimiĝis al relative malproksima lando. La moviĝo enbusa iris glate dum la tuta vojaĝo norden. Ekde kelkaj jaroj multekostaj eksterhejmlandaj tarifoj poŝtelefonaj kaj interretaj estis forigitaj, tiukampe Eŭropo jam perfekte funkcias. Ankaŭ doganaj kaj landlimaj kontroloj en la Schengen-areo ne plu estas. Tial neniu rimarkis, kiam estis trapasitaj la landlimoj inter Germanlando kaj Nederlando, inter Nederlando kaj Belgio, inter Belgio kaj Francio. Nur la angloj ankoraŭ kontrolas pasportojn – nekonata afero por kelkaj lernantoj. Tio plaĉis al mi (ne la kontrolo sed la fakto, ke por kelkaj tio estis la unua fojo esti kontrolataj: vivu Schengen por ĉiam!), ĝojigis min ankaŭ la fiera eldiro kiun mi aŭdis post la atingo de brita tero en Dovro post pramŝipvojaĝo disde Kalezo, nome ke ekde la mateno oni estas trapasinta ne malpli ol ses landojn! Oni ankaŭ trapasis apud multaj gravaj urboj post Germanio: mi nur citu Eindhoven (NL), Antverpenon, Genton, Bruĝon, Ostendon (BE), Dunkirkon (FR). Nur enkrampe mi honte kaj memkritike konfesas, ke mi ne prepariĝis kaj sekve ne povis almenaŭ elbuse ĉiĉeronadi… Kaj post laciga vojaĝo ĉiuj feliĉis ĉe vespera alveno en Hastings kaj la Manika Markolo. La tagoj malmultaj pasis normale; post la alveno dimanĉa kaj ekgastado ĉe gastigaj familioj ni apud Eastbourne promenis sur klifoj dum veteraĉo antaŭ posttagmeza frekvento de instruhoroj de la angla lingvo fare de denaskuloj. Marde buse estis atingita Londono kun prokrasto pro trafikŝtopiĝo: tamen oni povis ankoraŭ ĝui surlokan enbusan turon por spekti la ĉefajn vidindaĵojn kaj fari etgrupan gapvagadon. Merkrede ni estis en Canterbury, fama ĉefe pro la katedralo (sidejo ĉefepiskopa) kaj la Rakontoj el Canterbury, antaŭe ni estintis ankoraŭ en la idilieca urbeto Rye, ano de la fama federacio de la Kvin havenoj. Ĵaŭde estis atingita Grenviĉo kun antaŭa vizito de la rekonstruita Globusteatro ŝekspira. Finfine alvenis vendredo, kiam tra la malnova urboparto de Hastings okazis rondgvidado antaŭ esploro aŭ de la burgo (la unua starigita en Anglujo laŭ komisio de Vilhelmo la Konkerinto) aŭ de la kontrabandistaj kavernoj. Ĝuste antaŭ la ekvojaĝo enpatrujen estis denove ne malpli ol tri lingvo-instruhoroj. Petite observi unu grupon de niaj IPR 19/216
— paĝo 17 de la PDF —
lernantoj, mi pli-malpli libervole ĉeestis la instruadon de la angla lingvo fare de tri anglaj instruistoj. Fakte ĉi tiu instruobservado evidentiĝis esti interesega. Sincere dirite, mi entuziasmiĝis nek pri iliaj metodoj nek pri la temoj priparolotaj. Komparante tion kun la instruado de fremdaj lingvoj en nia lernejo, mi konvinkitis ke nia hejma provizado per fremdlingva instruado tute ne pli malbonas, eĉ eble pli bonas. Instruado fare de denaskuloj sole ne aŭtomate garantias altkvalitan klerigadon! La lasta „kolego” angla je la fino de sia instruado aldone faris kelkajn minutojn propagandon por la angla lingvo kiel monda lingvo. La germana junularo, ne konante alternativon kontraŭe al ni esperantistoj, eltenis senprotesteme tian malneŭtralan reklamon. Verŝajne eĉ la angla kolego tute sincere kaj sen malico laŭdegis la gloron de sia gepatra lingvo. En tiu ĉi momento mi balzame memoris oftan aserton eĉ de anglalingvuloj inter la esperantistaro, ke la angla ne taŭgas kiel monda lingvo. Lasu min nun, karaj gelegantoj de tiu ĉi modesta kontribuaĵo al la ĉi-jara jarlibro, preni la rolon de advokato de la diablo kontraŭ la laŭaspekte ne kontraŭdirita magia mondo de anglalingva hegemonio en laŭdifine pli bunta Eŭropo! Same kiel multaj aliaj karavanoj (ni tute ne estis la ununuraj – busŝoforoj specialiĝintaj pri transporto de lernantoj eĉ salutis tie en Britio kelkajn bone konatajn kolegojn) ankaŭ ni venigis gelernantojn niajn al Kuklando anglalingva. Mi tute ne enviis al la angloj turismon tian florantan venante eĉ el Aŭstrio, turismoplena lando. Similaj estintus vojaĝoj en Francujon dum la 19-a jarcento kaj pli frue kiam la franca ankoraŭ gravis, se infrastrukturo simila jam ekzistus. Verŝajne ankaŭ Germanlingvio eĉ nun profitas de la daŭre grava rolo de la germana, pro kio multaj elektas Germanion, Svislandon, Aŭstrion kiel turismajn celojn. Usono ofertas eĉ pli multon – lingvan enmergiĝon kune kun liverado de la t.n. „amerika revo”. Sed la mondo ŝanĝiĝis! Tutmondiĝo bone komprenata ampleksu pli multon, nome ĉiujn kulturojn. Prenu ni ne la tutan mondon sed limiĝu je Eŭropo ekskluzive: tie oni ĉiutage sentas la mankon de vera eŭropa sento ĉe multaj homoj. Ne nur parton de nia kara kontinento ni sopiras, ni volas la tuton vivante en Eŭropa Unio, estante eŭropaj civitanoj. Ĝuste de ni instruistoj klopodatas pretigo de gelernantoj al kultura riĉeco, postulatas fortigo de tuteŭropa sento, bezonatas elradikigo de el familioj aŭ amikaj rondoj kontinuigitaj antaŭjuĝoj kontraŭ aliuloj – kaj kion ni faras?? Kvazaŭ la kontraŭon! Veturante tra multaj belaj eŭropaj landoj kaj vidante disde la aŭtoŝoseo ene de unu tago brilajn urbojn kaj regionojn, ni venigas la gelernantojn al la ununura promesita lando same kiel nenombreblaj aliaj IPR 19/217
— paĝo 18 de la PDF —
eŭropaj instruistoj karavanpartoprenantaj en sankta haĝo al la lingva Mekko. Briteliro kontraŭeŭropa tute ne gravas ŝajne, ne alipensigas iun. El la vidpunkto mediprotekta ankaŭ frenezaĵo, ĉu ne? Ĉar antaŭ la pordoj de Turingio situas aliaj kulture, nature kaj historie interesegaj landoj multe pli facile, rapide kaj benzinŝpare atingeblaj: Ĉeĥio kaj Pollando. Sed ŝajne ambaŭ ne interesas koncerne la lingvon. Estante esperantisto mi de tempo al tempo ridetas pri la naiveco de kelkaj samideanoj. Travivinte tiun ĉi lingvan interŝanĝeventon (sen iu interŝanĝo aŭtentika, ĉar la angloj koncernitaj ne havis ian ŝancon ĝui la germanan lingvon…) mi daŭrigos defendi la gravecon de Esperanto brilantan denove kaj intense antaŭokule. Veturante preter la cititajn urbojn kaj travojaĝante tiom multajn landojn antaŭ la feliĉa albordiĝo en suda Anglujo, mi revis pri eliro disde la aŭtostratego kaj pri enmergiĝo rekta en Nederlandon / Belgujon / Francujon danke al Esperanto, pri renkontiĝoj inter niaj germanaj junuloj kaj aliaj junuloj de ĉiuj survojaj landoj. En Anglujo, sentante la propran malsufiĉon lingvokonan, mi demandis min, ĉu ne la angloj mem sentus sin pli komfortaj se ankaŭ ili havus, danke al Esperanto, egalecan komunikadon kun Eŭropo. Verŝajne, se Esperanto normalus en eŭropaj lernejoj, ni eĉ ne atingus Anglujon havante tiom belajn landojn survoje; sub tiaj kondiĉoj miaj programoj pri esperantistigo de la angloj aŭtomate vanus, ĉar ĝi ne plu necesus. Kritikantoj povus atentigi min ke jes ja ekzistas jam nun kelkaj lernejoj en Eŭropo, kiuj entreprenas sukcesajn interŝanĝojn pere de Esperanto, ke tiukampe iniciatoj estus apogataj eĉ de Bruselo, ke mi ne nur kritiku sed pli bone aktive kaj konkrete agu. Mi kapjesos kaj pente la bruston al mi batos. Varbadon por Esperanto tamen lacigas kaj ankaŭ lacigis min: la guto malgranda, konstante frapante, kiu traboru la monton granitan – ĝi tro ofte rapide post mallonga apero malaperas. L’espero, l’obstino kaj la pacienco ankaŭ bezonas disdoniĝon sur la ŝultrojn de pli da soldatoj por la bona afero, en nia lernejo, inter la gepatroj, en Erfurto, en la tuta Eŭropo. Intertempe optimismo volas esti atendata. Tamen la sento restanta jenas: multaj estas kontentaj pri la nuna unudirekta lingva situacio, kiu ja povus esti tiom pli efika kaj feliĉa. Mireille GROSJEAN atentigas pri la Raporto GRIN, kiu analizas la situacion de Britio en la nuntempa vaste disvastigita tendenco lerni la anglan. https://eo.wikipedia.org/wiki/Raporto\_Grin
IPR 19/218
— paĝo 19 de la PDF —
Rabindranath TAGORE (1861-1941) el Barato/ Hindio, estis verkisto, filozofo, muzikisto, pentristo. En la jaro 1913 gajnis la Premion Nobel de Literaturo kaj estis la unua neeŭropano, kiu atingis tion. En www.eo.wikipedia.org aperas interesa analizo lia pri la brita klerigkulturo. Notindas, ke nenio tia aperas en vikipedio en la germana, angla, franca….
Kritiko de la brita klerig-kulturo Kategorioj, kiuj malebligas realigon de la eduk-idealo:
manko de harmonio inter individueco kaj la socio (inter unuopulo kaj la universo) manko de harmonio inter individuo kaj la naturo fragmenta traktado de la homa persono spirita mondo traktata kiel apartigita superkonstruo propra al la konscio de elito neglektas kaj malprofundigas la ekzisto-sencon de infano, malheredigas ĝin de la bezono senpere kontaktiĝi kun multoblaj formoj de la mondo kaj de la natura inklino kontaiĝi kun universalaĵoj dominado de kolektado de informoj, kie ĉio estis desupre planita kaj oni ne atendas de instruisto grandan krean inventemon posedas sekan formon de sciencismo ne estas esenco de la vivo instruado ne atentas pri individueco de la infano praktikado de ekposedo de la infano en la nomo de ĝia „bono” kaj senigo de ĝia individueco, emo altrudi al la infano la mondon de plenkreskuloj kaj ties bezonoj troa fido al libroj – kiel vojo al supraĵa alproprigado de ideoj, senigita de sendependa pensado kaj supera volo
Specifeco de eduka procezo laŭ Tagore 1. Unuaplana emoci-estetika perceptado kaj intuicia kono antaŭ la scienca kono. 2. Formigo de karaktero kaj de spirita vivo kaj sekve de tio estingo de viv-turmento; ekkonado de si, lernado de sinmoderigo, rego super avidemo koncerne riĉaĵojn kaj komuna sinteno, estimo de la bezono de esprimado ĉe la infano. IPR 19/219
— paĝo 20 de la PDF —
3. Malkovro de la harmonio inter vero kaj belo; edukado pere de vero kaj por vero absoluta. 4. Edukado devas kreski el naturaj kulturaj fundamentoj de la socio kaj direktiĝi al valoroj unuigantaj la baratan kulturon. Etika plano konstruo de morala karaktero pere de aktiveco favoranta hejmecon kaj kunmastrumadon de la lernejo. 5. Disvastigo de am-idealo – supera morala valoro favoras al pli profunda senpera rigardo en la esencon de la homa naturo, pere de amo la homo multobligas sin mem (apogo je modeloj de malfermo kaj simpleco). 6. Venkado per memlimigo, memperfektigado kaj scio pri supervenko de malfacilaĵoj pri ekkonado de vero pere de rezigno kaj natura inspirado el la vivoĝojo. 7. Instruo de humileco – protektas kontraŭ agresa interpretado de supozoj pri tio, kio estas bona kaj kontraŭ unuflanka identigo de krea laboro kun sukceso. 8. Virteco de la vivo – akcentado de enhavo kaj formoj, kiuj povas favori disvolvon de konscia kultura identeco kaj scipovon de la krea kaj memstara solvado de sociaj problemoj. 9. Preno de ĝojo el instruado – kiel esprimo de spertado pri propra spirita vivo kaj kompreno, ke ekzistas harmonio inter ilia spirita vivo, vero kaj belo kaj la spirita vivo de aliaj personoj. 10. Specifeco de la medio, en kiu devus okazi instruado – neŭtrala sfero, en proksima kontakto kun la naturo, malproksime de setlejoj kaj de ne dezirataj eksteraj influoj perturbantaj kvieton de la lernantoj. 11. Konsidero de diverseco de spertoj – de komunumo kaj soleco, aktivado kaj kontemplo (lernado pri memregado). Kie sentimas mensoj, kaj kapoj alte staras, liberas la ideoj; kie la domaj muroj sur nia ter’ komuna ja ne perverse faras ekzercon de disigaj, stretaj arkitekturoj; kie el koroj vervaj entuziasme plumas spontanaj vortoj; kie senbare kaj elane agantoj ĉiuloke, inunde, ekplenumas atingojn plej diversajn laŭfonte kaj laŭplane; kie mortinta sablo de sek’ prakutimara IPR 19/220
— paĝo 21 de la PDF —
ne bremsis la pluiron de viva scivolemo, agemon ne sapeis; kie la pensa, fara, celebra vojaĝado pluas per Via remo – nian Baraton tuje, per plej kruela bato, ho Patro, volu veki al tiu ĉiela stato. Rabindranath TAGORE (El la bengallingva originalo la tekston tradukis por IPR Probal DASGUPTA, membro de la Scienca Komitato)
Vojaĝo al Slovenio danke al Esperanto (4-8 marto 2019) de Emmanuel DESBRIÈRES (Francio) 43 gelernantoj (15-17jaraj) de la gimnazio Victor CONSIDERANT de SALINS-LES-BAINS (Francio) malkovris alian landon danke al Esperanto. Kiel tiu aventuro eblis? Vera defio estis, kiu estis planita de kelkaj jaroj. Sed komence jen la komenco. Dum la somero 2016 mi kontaktis Peter GREBC en Slovenio. Chuck SMITH konsilis kontakti lin. Fakte mi petis francan version de DUOLINGO, por ke miaj gelernantoj povu lerni memstare Esperanton. Peter estis konata, ĉar li uzas la anglan version: tiel liaj gelernantoj iras de la slovena al Esperanto tra la angla, ili lernas ambaŭ lingvojn samtempe! Ni rete amikiĝis. Peter kaj mi estas plie kaj unue instruistoj pri geografio. Ni organizis du rendevuojn per „skajpo” inter niaj gelernantoj de Esperanto en 2017 kaj 2018. Fakte estis la unuaj „skajpaj” babiladoj de mia gimnazio, kaj ĝi okazis en Esperanto! Partoprenis en Salins la estraro de la gimnazio, pluraj instruistoj, la bibliotekistino, gelernantoj de la Esperanto-ateliero, kiuj parolis kun la gelernantoj de Peter, kaj la gajnantoj de konkurso, kiun ni organizis por malkovri Slovenion. Inter la gajnantoj estis lernantoj kaj kuiristoj de nia lerneja restoracio… Jen la unua paŝo. La lerneja jaro 2018-19 malbone komenciĝis. Fakte la eksaj anoj de la Esperanto-grupo ne plu havas disponeblan horon kun mi. Dum pluraj IPR 19/221
— paĝo 22 de la PDF —
semajnoj ne plu estis grupo. Kaj venis surprizo. La delegitoj de mia klaso havis projekton: organizi eksterlandan vojaĝon. Mi proponis al ili: viziti la Esperanto-parolantajn korespondantojn en Slovenio. La tuta klaso decidis iri, kaj kune serĉis informojn kaj konstruis programon. Ni estis meze de oktobro…
La sekvo estis vigla: urĝe trovi vojaĝ-entreprenon, obteni permeson de la administra konsilio de la gimnazio, kaj ĉefe trovi mon-rimedojn. Tiucele ni vendis krespojn kaj artaĵojn (memfaritajn de la lernantoj) en pluraj julbazaroj en la najbaraj urboj. Sed ne sufiĉis. Por malkreskigi la vojaĝkoston de ĉiu, oni invitis aliajn lernantojn ariĝi kun ni… Estis du kondiĉoj por partopreni, krom pagi la unuan ĉekon kompreneble: helpi por trovi monon, lerni iom da Esperanto (5 horoj). Tiel ili organizis krespa-teatraĵan posttagmezon kun nia nova partnero Maison de Salins – Crédit Agricole (kiu pruntedonis senpage siajn modernajn ĉambrojn). Tiu establo, nuntempe mondskala banko, estis kreita en Salinsles-Bains en 1885… iomete antaŭ Esperanto La junuloj memgajnis pli ol 2 400 €. Ni ricevis subvencion de asocio de la malnovaj lernantoj kaj finfine pago de ĉiu familio estis nur 250 €. Neniam en nia gimnazio la gelernantoj tiom mem-financis. Tio montras grandan motivadon. La dua parto de la aventuro estis la vojaĝo mem… Mi ne rakontos ĉion … Jen la Esperanta parto: Ni enbusiĝis lundon, la 4-an de marto, vespere, kaj mardon frumatene ni matenmanĝis en Koper ĉe Adriatiko en la lernejo de Peter: Osnovna šola Antona Ukmarja, elementa kaj meza lernejo. IPR 19/222
semajnoj ne plu estis grupo. Kaj venis surprizo. La delegitoj de mia klaso havis projekton: organizi eksterlandan vojaĝon. Mi proponis al ili: viziti la Esperanto-parolantajn korespondantojn en Slovenio. La tuta klaso decidis iri, kaj kune serĉis informojn kaj konstruis programon. Ni estis meze de oktobro…
La sekvo estis vigla: urĝe trovi vojaĝ-entreprenon, obteni permeson de la administra konsilio de la gimnazio, kaj ĉefe trovi mon-rimedojn. Tiucele ni vendis krespojn kaj artaĵojn (memfaritajn de la lernantoj) en pluraj julbazaroj en la najbaraj urboj. Sed ne sufiĉis. Por malkreskigi la vojaĝkoston de ĉiu, oni invitis aliajn lernantojn ariĝi kun ni… Estis du kondiĉoj por partopreni, krom pagi la unuan ĉekon kompreneble: helpi por trovi monon, lerni iom da Esperanto (5 horoj). Tiel ili organizis krespa-teatraĵan posttagmezon kun nia nova partnero Maison de Salins – Crédit Agricole (kiu pruntedonis senpage siajn modernajn ĉambrojn). Tiu establo, nuntempe mondskala banko, estis kreita en Salinsles-Bains en 1885… iomete antaŭ Esperanto La junuloj memgajnis pli ol 2 400 €. Ni ricevis subvencion de asocio de la malnovaj lernantoj kaj finfine pago de ĉiu familio estis nur 250 €. Neniam en nia gimnazio la gelernantoj tiom mem-financis. Tio montras grandan motivadon. La dua parto de la aventuro estis la vojaĝo mem… Mi ne rakontos ĉion … Jen la Esperanta parto: Ni enbusiĝis lundon, la 4-an de marto, vespere, kaj mardon frumatene ni matenmanĝis en Koper ĉe Adriatiko en la lernejo de Peter: Osnovna šola Antona Ukmarja, elementa kaj meza lernejo. IPR 19/222
— paĝo 23 de la PDF —
Poste ni estis oficiale akceptitaj de sinjorinoj DOLINŠEK, estrino, kaj STRMČIK, instruisto pri la franca lingvo. Peter prezentis Slovenion per bildoj en Esperanto… Mi tradukis. La francoj demandis multon. 4 francaj lernantoj kaj mi estis intervjuitaj de ĵurnalistino de Radio-Koper per Esperanto kaj poste lernis Esperanton kun la slovenaj lernantoj… per Duolingo, dum la plejparto de nia grupo vizitis la slovenan lernejon kaj ĉeestis kursojn en la slovena! La ceteraĵoj de nia mallonga restado en Slovenio konsistis el vizito al la ĉefurbo, Ljubljana, kaj vizito al salejo, gigantaj grotoj, kastelo en groto ktp… Bano de lingvoj, almenaŭ 5: Esperanta, slovena, franca, angla kaj itala (Koper estas proksime de Triesto, kaj la itala estas vaste parolata tie). Kio okazos estontece? Ni ne scias. Ni esperas, ke la slovenoj vizitos nin. Ni pripensas alian vojaĝon danke al Esperanto. Nia aventuro interesas la estraron de nia regiona lerneja oficejo pri internaciaj rilatoj… Artikolo aperis pri nia sperto en la retejo de tiu oficejo. Ni pli kaj pli laboras kun partneroj, eĉ la urbestraro. Do ni vidos. La plej grava aspekto estas, ke la iniciato venas de la gelernantoj. Pri Esperanto? Ili ne regas la lingvon… sed danke al ĝi ili vojaĝis… Eble kelkaj lernos pli … Ni vidos.
Leterkesto Tre estimataj gekolegoj, Evidentiĝas ke nun ekzistas centoj da instrulibroj, do por ĉiuj deziroj, tiel ke estas sufiĉe malfacile elekti. Pro tio ni ne povas diri certe, ke tiu aŭ alia instrulibro estas la plej bona… Laŭ mia opinio la plej gravan rolon havas la instruisto, ĉar nur li/ŝi povas decidi kiu libro plej taŭgas por liaj gelernantoj, ĉar tio dependas de la aĝo de la gelernantoj, de ilia studkapablo, de la lokaj kondiĉoj kaj de aliaj faktoroj. Mi mem por instrui al la 5-aj kaj 6-aj klasanoj uzis sukcese la libron Ludu kun ni 1-2, sed ankaŭ la instrumaterialojn de Stano MARĈEK kaj la Tendaraj tagoj por la pli aĝaj. Al etuloj mi instruis E-on laŭ la tre interesa libreto IPR 19/223
— paĝo 24 de la PDF —
Esperanto por infanoj, de G. Gladstone SOLOMON. Kompreneble mi uzis kaj adaptis multajn aliajn instrumaterialojn laŭ cirkonstancoj… Konklude mi dirus, ke la elekto de la, ni diru, plej bona instrulibro dependas de ni mem, do bone ke ili ekzistas kaj la instruistoj havas de kie elekti… Por kompari la situacion mi memoras, ke dum la komunisma reĝimo en mia lando sur la bretoj de la nutraĵvendejoj troviĝis nur kelkaj specoj de varoj, tiel ke por aĉetanto estis tre facile elekti sen perdi multe da tempo, sed hodiaŭ en superbazaro ekzistas tiom da specoj de varoj, ke la aĉetanto sentas sin kiel en ĝangalo, do li preskaŭ perdiĝas kaj krome li perdas multe da tempo por decidi kiujn varojn li deziras. Sincere mi gratulas ĉiujn aŭtorojn de la instrulibroj kaj al ĉiuj instruistoj mi deziras plenan sukceson! Amike kaj altestime, Mihai TRIFOI (Rumanio)
Trukoj por paroligi la progresintojn Aktiveco rilate la Unuan Bultenon kaj la aliĝilon por la UK 2019 en Finnlando de Harald SCHMITZ (Germanio) La suba teksto kun demandoj kaj taskoj estas por la instruado de progresintoj. Mi uzis ĝin dum intensa semajnfina kurso en Germanio, kiun partoprenis sep plenkreskuloj. La lernantoj bezonas kopiojn de la Unua Bulteno kaj de la apuda aliĝilo, kiuj broŝurforme troviĝis en pasinta numero de la konata UEAgazeto Esperanto. (Ligon al la enskanitaj Bulteno kaj Aliĝilo vi trovos en nia servilo ĉi tie: http://www.ilei.info/pdf/bulteno2019.pdf). La demandaron, kiu foje entenas ankaŭ ŝercajn erojn, kursgvidanto povas utiligi diversmaniere, ekzemple per partnera kunlaboro: la kursanoj provas duope trovi la respondojn, komentojn aŭ siajn opiniojn por pli poste prezenti siajn eltrovaĵojn al la aliaj membroj de la kurso. Do la partnera laboro, dum kiu ĉiuj prefere nur parolu Esperanton, estas la preparo por buŝa prezentado. Poste oni ne necese pritraktu ĉiujn 25 demandojn/taskojn, sed tiuj pri la propraj opinioj de la kursanoj verŝajne estas la plej interesaj. La tuta aktiveco daŭras almenaŭ du horojn, depende de la nombro de la priparolataj punktoj kaj eventualaj postaj diskutoj. IPR 19/224
— paĝo 25 de la PDF —
Demandoj kaj taskoj pri la Universala Kongreso en Finnlando Bonvolu trovi la respondojn por la demandoj kaj taskoj en la „Unua Bulteno” de la UK 2019 kaj en la aliĝilo. Vi ne bezonas skribi longajn kaj kompletajn frazojn; mallongaj noticoj sufiĉas por pli poste priparoli aŭ prezenti la solvojn. 1. Kiam ekzakte kaj kie okazos la sekvonta UK? La kioma ĝi estas? 2. Antaŭ ol legi la tutan bultenon: kiujn pensasociojn vi persone havas pri Finnlando? Notu kelkajn kapvortojn kaj memorigilojn por la posta prezentado. 3. Kiel enkondukas la aŭtoroj de la bulteno sian landon? Kion ili substrekas? 4. Kion vi ekscias pri la urb(et)o de la UK per la bulteno? 5. Kiuj avantaĝoj, speciale por la partoprenontoj de la UK, estas menciataj? 6. Elektu po du ecojn/trajtojn kulinarajn, tranoktajn kaj kongresejajn, kiujn vi ŝatas aŭ opinias gravaj. 7. Kion oni ekscias pri la klimataj kondiĉoj fine de julio? 8. Kio estas „kongresa peranto”? Kio estas lia aŭ ŝia tasko? 9. Ĉu vi konas unu el la homaj perantoj en la listo persone? Kiam vi lin/ŝin renkontis? 10. La germano en la listo estas konata ne nur pro sia pera funkcio. Pro kio alia multaj germanaj esperanto-parolantoj konas lin? 11. Donu vian opinion: ĉu oni skribu ’esperanto-parolanto’ aŭ ‘Esperantoparolanto’? Ekzistas ja kialoj por ambaŭ skribmanieroj. Kiuj? 12. Kion vi povus fari por pludoni la aliĝilon al alia interesata persono? 13. Unuavide la du-paĝa aliĝilo estas sufiĉe konfuza – kial? 14. Klarigu la terminojn ‘UEA kodo’, ‘CO’, ‘Fondaĵo Canuto’, ‘ĉefaliĝinto’, ‘Kongresa Libro’, BIC. 15. Kelkaj el miaj gimnaziaj lernantoj, kiujn mi ŝerce petis pri mono por ke ili ricevu pli bonajn notojn en matematiko, nomis min „IBAN, la Terura”. Klarigu tiun krom-nomon 16. Kiamaniere oni povas pagi la kotizon? 17. Kalkulu la kongreskotizojn por vi mem, se vi aliĝas la 5-an de aprilo 2019. 18. Kiel la bulteno difinas la vortojn ’kunulo’ kaj ’junulo’? 19. Ĉu handikapulo rajtas partopreni senkoste aŭ ĉu li/ŝi almenaŭ ricevas rabaton? 20. Kiuj personoj rajtas aliĝi senpage? 21. Ĉu vi entute trovas la kongresan kotizosistemon justa/praktika? IPR 19/225
— paĝo 26 de la PDF —
22. Kial Israelo, Korea Respubliko kaj Japanio ne estas B-landoj? 23. Kion la kongreskotizoj ne kovras? 24. En la lasta paragrafo de paĝo 2 de la Aliĝilo oni parolas pri la „leĝoj de la lando, kie okazas la UK”. Bonvolu doni ekzemplojn por tiaj leĝoj. 25. La bulteno kaj la aliĝilo entenas kongresan simbolon. Utiligu vian fantazion por spekulacii pri la elekto-motivoj de la kreintoj de la simbolo.
La simpozioj de ILEI ILEI en sia 70-jara historio organizis diversajn renkontiĝojn kaj edukprojektojn. En la lastaj jardekoj de la pasinta jarcento kaj komence de ĉi tiu, la regula ĉiujara ĉefevento de ILEI fariĝis Konferenco (ekde 2017 Kongreso) – entute 51 ĝis nun kaj en julio 2019 okazos la 52-a Kongreso de ILEI en Ĉaĉak, Serbio. La konferencoj / kongresoj de ILEI kutime havas sian ĉeftemon el la sfero de interesoj de ILEI kiel akson de la faka programo de la evento. Por la jaro 2005, la tiama estrarano pri kongresoj kaj pri scienca kaj universitata agado, Aida ČIŽIKAITĖ, proponis organizi simpozion pri la konferenca temo. La ĉeftemo de la 38-a Konferenco de ILEI en Kaunas (Litovio, 2005) estis Interkultura komunikado en edukado. Unutaga dumkonferenca ILEI-simpozio renkontigis esperantistajn kaj neesperantistajn universitatanojn, fakulojn pri la temo. Simile okazis en Parmo, 2006, kie la konferenca temo estis Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj. Sep prelegantoj prelegis en la lingvoj Esperanto, la itala kaj angla. Kolekto de simpoziaj materialoj el Parma elŝuteblas el la retejo de ILEI1. En 2007 la 40-a Konferenco okazis en Ranzan, Japanio. La temo de la konferenco kaj de la tria ILEI-simpozio estis Virinoj en Esperanto-kulturo kiel siaspeca dankesprimo al la japana registara edukcentro por virinoj, kiu gastigis la konferencon. Ĉefprelegis Spomenka ŜTIMEC, oni diskutis pri seksismo en Esperanto, konatiĝis kun la vivo kaj agado de Verda Majo kaj tuŝis diversajn aspektojn de la ĉeftemo. La kvara simpozio estis planita por Portonovo (Benino, 2008, temo: Instruistoj de Esperanto por la planedo Tero), la simpozia alvoko estis vaste diskomunikita, tamen malmultaj prelegantoj anoncis sin. Elstaris la prelego de François LO JACOMO: Ĉu esperantistoj defendu edukadon per la gepatra lingvo? Multe pli da prelegantoj (24 el 16 polaj kaj alilandaj universitatoj kaj IPR 19/226
— paĝo 27 de la PDF —
altlernejoj) havis la kvina ILEI-simpozio en Krakovo (Pollando, 2009, temo: La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado). Kajero de simpoziaj traktaĵoj elŝuteblas el la kongresa paĝo1 de la ILEIretejo. En la lastaj 14 jaroj, nur la 43-a (Matanzas, Kubo, 2010) kaj 46-a (Herzberg – Sieber, Germanio, 2013) konferencoj kaj la 50-a kongreso de ILEI (Busan, Koreio, 2017) okazis sen simpozio. Tamen, en la jaro 2017 ILEI organizis universitatan simpozion aliloke kaj en alia semajno. Ĉeftemo de la 44-a ILEI-konferenco en Kopenhago, 2011, estis Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado, kaj la dutaga dumkonferenca simpozio, la sesa en la vico, enfokusigis pli specifan aspekton de la temo, vortigitan: Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado. Ĝi aŭdigis prelegojn kaj diskutojn de pintaj lingvistoj kal kulturologoj de Nordio (Frans GREGERSEN, Robert PHILLIPSON, Karsten FLEDELIUS) kaj Esperantujo (Humphrey TONKIN, Detlev BLANKE, Sabine FIEDLER, Probal DASGUPTA k.c.) kaj dialogigis ilin pri Esperanto kiel la plej sukcesinta planlingvo. La simpozia programo kaj ligiloj al prelegresumoj troveblas en la simpozia retpaĝo2 de la ILEI-retejo. La sepan ILEI-simpozion (Kunming, Ĉinio, 2012) organizis kunlabore la Ĉina sekcio de ILEI kaj la Profesia Artkolegio de Kunming, kiu gastigis la 45-an Konferenco de ILEI. La temo estis La arto de komunikado, komunikado de artoj. La simpozio havis subtenon de la Kolegio de Supera Edukado de la Universitato de Junano (la ĉina provinco Yunnan) kaj Komitato de Supera Edukado de la Junana Asocio de Privata Edukado. Prelegis 5 ĉinlingvanoj kaj 5 esperantistoj el Ĉinio, Aŭstralio, Svislando kaj Usono. La programo kaj prelegresumoj elŝuteblas el la retpaĝo3 de tiu simpozio. La 47-a Konferenco de ILEI (Montevideo, Urugvajo, 2014) havis pompan inaŭguron en la Parlamenta Palaco (inter lokaj esperantistoj populara kiel Leĝa Palaco – laŭvorta traduko de la hispanlingva nomo), kie Unesko aprobis la faman unuan rezolucion favore al Esperanto en la jaro 1954, sed la 8-a simpozio apenaŭ okazis pri la ĉeftemo Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj. Savis ĝin Mark FETTES kaj Duncan CHARTERS per siaj elstaraj prelegoj. En Oostende (Belgio, 2015) la ĉeftemo de la 48-a ILEI-konferenco estis Grandan pacon post grandaj militoj kaj la 9-a ILEI-simpozio4 okupiĝis pri Lingva justeco kaj paco – Kiuj defioj por la nuna mondo. Jaron poste en IPR 19/227
— paĝo 28 de la PDF —
Nyíregyháza, Hungario, la 10-a ILEI-simpozia temo estis Novaj vojoj de lernado5. La 11-a universitata simpozio organizita de ILEI en la jaro 2017 okazis space kaj tempe ekster la tiujara 50-a ILEI-kongreso en Busano. Ĝi okazis semajnon poste en Seulo, ĉe HANKUK-Universitato de Fremdaj Studoj HUFS, pri la temo Nuna stato kaj evoluo de la instruado de Esperanto kiel internacia lingvo en la tuta mondo6. Dum la 51-a Kongreso de ILEI en Madrido, 2018. ILEI, Hispana Esperanto-Federacio kaj Madrida EsperantoLiceo, kunlabore kun la Nacia Universitato de Neĉeesta Edukado (UNED), organizis la 11-an ILEI-simpozion7 pri La kultura heredaĵo de Esperanto. La 13-a ILEI-simpozia evento (Ĉaĉak, Serbio, 18-19 julio 2019) portos la nomon Internacia Scienca Konferenco pri Lernado en virtualaj komunumoj. Ĝi okazos kadre de la 52-a Kongreso de ILEI (13-20 julio) kaj estas organizata kunlabore kun la Fakultato de Teknikaj Sciencoj en Ĉaĉak, kiu apartenas al la Universitato de Kragujevac. Tiel daŭradas la tradicio de malfermiteco de ILEI-simpozioj al institucioj kaj esploristoj neesperantistaj. Tio malfermas pordojn por disvastigado de Esperanto en sciencaj kaj universitataj rondoj. Vi estas bonvenaj jam sendi al ilei.kongresoj@gmail.com viajn prelegproponojn por Ĉaĉak pri jenaj, sed ne nur tiuj subtemoj de la ĉeftemo Lernado en virtualaj komunumoj: Lernkomunumoj en virtuala medio Lingvolernado en virtualaj komunumoj Virtualaj komunumoj de indiĝenaj lingvoj Indiĝenaj komunumoj en virtuala medio Esperanto-movado kiel virtuala komunumo Virtualaj kursejoj de Esperanto
Adaptiĝemaj lernteknologioj Sociaj retoj kaj lernkomunumoj Retserĉado en virtualaj komunumoj Scikreado en retaj lernkomunumoj Lernmodeloj en virtuala medio Komunikteknologia kulturo
Radojica PETROVIĈ
http://www.ilei.info/agado/konferencoj.php 2 http://www.ilei.info/konferenco/2011/simpozio\_programo.php 3 http://www.ilei.info/konferenco/2012/simpozio2012.php 4 www.ilei.info/konferenco/2015/SimpozioOostende2015.pdf 5 www.ilei.info/konferenco/2016/Simpozia\_alvoko\_2016.pdf 6 www.ilei.info/konferenco/2017/simpozio\_Busano.pdf 7 http://www.ilei.info/konferenco/2018/simpozio2018.php 1
IPR 19/228
— paĝo 29 de la PDF —
Kongresoj de ILEI en venontaj jaroj La 53-a Kongreso, 2020 La 53-a Kongreso de ILEI okazos en Kebekurbo, Kanado, inter la 25-a de julio kaj 1-a de aŭg. 2020, en la Universitato Laval (https://www.ulaval.ca/), en la semajno antaŭ la tiujara UK en Montrealo. Kebekurbo, ĉefurbo de la provinco Kebekio de Kanado, koro de la franckanada kulturo (legu: kebeka kulturo, kiel la kebekanoj preferas), enskribita en la liston „Monda heredaĵo” de Unesko, la unua eŭropana urbo en Nordameriko (1608), la nura fortikigita urbo norde de Meksiko, kun ankoraŭ ekzistantaj muroj, proponas abundon da turismaj kaj kulturaj logaĵoj. La universitata kampuso de Laval disponigas sufiĉajn spacojn por la diversa ILEI-kongresa programo kaj komfortajn moderkostajn ĉambrojn por loĝado. Estas facile veturi inter Montrealo kaj Kebekurbo, trajne aŭ buse. Por eŭropanoj, ekzistas ankaŭ rektaj flugoj al la kebekurba flughaveno. Dum la kongreso en Ĉaĉak eblos aliĝi kaj rezervi loĝadon por la kongreso en Kebekurbo kun speciale rabatitaj kotizoj por frualiĝantoj. Konkurso por la kongresoj 2021 kaj 2022 Konforme al Konferenca (Kongresa) Regularo (http://www.ilei.info/dok/ Konferenca_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por:
invitanto de la 54-a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2021 invitanto de la 55-a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2022.
Kiel konkursi? Necesas sendi kandidatiĝan leteron retpoŝte al ilei.kongresoj@gmail.com, kopie al ilei.sekretario@gmail.com. Limdato: la 15-a de julio 2019. Bonvolu precizigi ĉu vi kandidatiĝas por la jaro 2021 aŭ 2022 kaj aldoni:
Deklaron, ke vi akceptas la Konferencan Regularon de ILEI (http://www.ilei.info/dok/Konferenca\_regularo.pdf), Bazajn informojn laŭ la jena demandaro:
IPR 19/229
— paĝo 30 de la PDF —
1. Konciza prezento de la organizaĵo/ILEI-sekcio, kiu kandidatiĝas por inviti la kongreson, ĝiaj organiza strukturo, adres- kaj kontakt-informoj, agadplanoj, agadrezultoj kaj motivoj por inviti la kongreson. 2. Ĉu iam antaŭe okazis iu ILEI-aranĝo en via lando? Se jes, kiu, kie kaj kiam? 3. Prezento de ebla LKK: prezidanto, kasisto kaj aliaj taskplenumontoj, kaj ilia ĝisnuna partopreno en ILEI-eventoj. 4. Kion vi proponas por la kongresejo, kiomkoste (proksimume) kaj kun kiaj kondiĉoj kaj teknikaĵoj? Kiel ĝi povas plenumi la bezonojn de kongresa programo laŭ la programskemo (www.ilei.info/konferenco/programskemo.pdf). 5. Kiujn datojn vi proponas por la kongreso kaj kiel ĝi rilatus al aliaj Eeventoj atendeblaj en tempa aŭ geografia proksimeco de la ILEIkongreso, precipe al UK? 6. Kian kaj kiomkostan (proksimume) loĝadon vi povos proponi al la kongresanoj? 7. Kiaj estas la veturebloj por alveno kaj foriro de la kongresanoj? 8. Kion, skize, vi proponas por la turisma kaj kultura programo de la Kongreso konforme al la kongresa programskemo (www.ilei.info/konferenco/programskemo.pdf)? 9. Ĉu vi povas proponi antaŭkongresan aŭ postkongresan turisman kaj/aŭ fakan programon por kongresanoj, kiuj dezirus viziti vian landon pli longe ol la kongressemajnon? Radojica PETROVIĈ, estrarano pri kongresoj
52-a Kongreso de ILEI
13-20 julio 2019, Ĉaĉak, Serbio Aliĝintoj La 16-an de aprilo estis 53 aliĝintoj el 21 landoj de Afriko (1), ambaŭ Amerikoj (4 aliĝintoj el 2 landoj), Azio (18 el 5) kaj Eŭropo (30 el 13), plej multaj el Koreio (13), Serbio (8), Rumanio (6) kaj Francio (5). Vi povas vidi la liston de ĝisnunaj aliĝintoj kun la kongresnumeroj en: http://www.ilei.info/agado/Cacak2019.php.
IPR 19/230
— paĝo 31 de la PDF —
Transporto Pri alvenoj: Plej multaj kongresanoj alflugos al la Flughaveno „Nikola Tesla” Beograd kaj nun venos bazaj informoj por ili. Se vi planas atingi Serbion alimaniere / aliloke, bonvolu laŭbezone skribi al LKK (ilei.kongresoj@gmail.com) por ricevi konsilon. Por tiuj, kiuj atingos Beogradon kelkajn tagojn pli frue por iom antaŭkongresi en la ĉefurbo, kion ni varme rekomendas, skribu al LKK por ricevi informojn pri organizo de la grupo kaj la programo, se vi ne jam ricevis alivoje. Se vi volos tuj post alflugo en Beogradan flughavenon daŭrigi al Ĉaĉak, tuj post eliro el la fluĝavena konstruaĵo, iom maldekstre, atendos aŭ estos baldaŭ venonta flughavena buso A, trafikanta je ĉiuj 20 minutoj (nokte tamen malpli ofte) ĝis la busĉefstacidomo kaj plu ĝis la Placo Slavija. Pageblas nur per dinaraj monbiletoj kaj moneroj, kiujn vi povos havigi ĉe monŝanĝejoj, aŭtomataj kaj giĉetaj, post trapaso de la pasporta kontrolo. Eliru ĉe la dua haltejo: busstacidomo (serbe: autobuska stanica), respektive tuj post transiro de la ponto super la rivero Sava, iru en la giĉethalon kaj ĉe ajna giĉeto aĉetu bileton ĝis Ĉaĉak (proks. 10 EUR, pageble nur dinare, eventuale bankkarte). La busoj al Ĉaĉak trafikas pli-malpli ĉiuhore dumtage, sed ne nokte. Post ne pli ol trihora busveturo, la kongresejo (serbe: Fakultet tehniĉkih nauka, adreso: Svetog Save 65) atingeblas piede el la busstacidomo en Ĉaĉak aŭ taksie el proksima taksi-atendejo. Tra retaj komunikkanaloj ni disponigos la mapojn. LKK organizos pli komfortan kaj ne multe pli kostan grupan transporton el la flughaveno rekte ĝis la kongresejo, se kelkaj kongresanoj alvenos proksimtempe kaj volos atendi unuj la aliajn por la komuna veturo. Tial bonvolu komuniki al ilei.kongresoj@gmail.com viajn alflughorojn laŭeble tuj kiam vi scios ilin. Iom pli komplike kaj iom pli koste estos por noktaj alflugoj, sed ni solvos ankaŭ tion se ni scios sufiĉe frue viajn alvenplanojn. Por la foriroj: Simile kiel ĉe alvenoj, nur kun inversa veturvico, kaj iom aliloka haltejo de la flughavena buso en Beogrado. Bezonontoj ricevos la klarigon surloke, en Ĉaĉak. Same eblos organizi grupveturojn ĝis la flughaveno. Por postkongresa vojaĝo al UK en Lahtio eblas rezervi flugon per Air Serbia la 20an de julio, kun ekflugo je 06h35 el Beogrado kaj alflugo je 10h10 en Helsinkon, troveblan per, ekzemple: https://booking.airserbia.com/dx/JUDX/\#/home. LKK organizos malmultekostan transporton el Ĉaĉak ĝis Beogrado je konvena tempo por atingi la flugon. Eblos veturi grupe malfru-nokte la 20-an de julio (do sabaton antaŭmatene), de antaŭ la kongreshotelo en Ĉaĉak ĝis la flughaveno. Aŭ, se vi preferas ripozi en Beogrado la nokton antaŭ la flugo, vi povos veturi grupe vendredon posttagmeze/vespere, ekzemple je 18h00 aŭ post vespermanĝo de antaŭ la kongresejo ĝis hotelo en Beogrado, kiun vi mem rezervos por tiu nokto. La transporton al Beogrado rezervos LKK, sed la hotelon en Beogrado, se vi elektos foriri vendredon vespere, vi povas elekti kaj rezervi mem, ekzemple, per booking.com.
IPR 19/231
— paĝo 32 de la PDF —
Loĝmendilo Bazajn informojn pri la loĝproponoj kun loĝ- kaj manĝ-prezoj vi trovos ĉi-sube, post la 11-a demando. Se vi povas, prefere uzu la retmendilon: https://forms.gle/BdCvQxT9YsxutzcQ9. Por rezervi servojn (loĝadon kaj/aŭ manĝojn) por la tuta kongresa semajno, respondu la demandon 5. Por rezervi loĝadon kaj manĝojn por nur unu aŭ kelkaj tagoj, priskribu vian memdon sub la demando 6. (* La asterisko indikas nepre respondendajn demandojn).
Retpoŝta aŭ alia kontaktadreso: ________________________________________________________ 1. Kongresnumero* _______ Se vi jam aliĝis, vi povas trovi vian kongresnumeron sekvante la ĉisupre indikitan ligon. Se ne, bonvolu aliĝi per: https://goo.gl/forms/sRJGKyDb3IxnkQYf2 aŭ www.ilei.info/konferenco/2019/papera\_alighilo\_2019.pdf. 2. Nomo * ____________________________________ 3. Ĉambro * (elektu unu, vidu la proponojn ĉi-sube) o SA.2/1 o SA.2/2 o SB.1/1 o SB.2/1 o SB.2/2 o LA.3/2 o LA.3/3 o LB.4/2 o LB.4/4
4. Kunloĝanto(j): Kun kiu(j) vi deziras dividi la ĉambron? ____________________________________________________________ 5. Por la tuta semajno? Vi povas rezervi servojn por la tuta kongreso (tiam vi ne respondu la demandon 6). Se vi nun rezervos por la tuta semajno kaj poste volos foriri iom antaŭ la fino de la kongreso, vi ricevos repagon surloke kontraŭ ne uzitaj manĝoj kaj ĉambrotago(j). Se vi rezervos loĝadon (L) kun matenmanĝo (MM) kaj eventuale sed ne nepre tagmanĝo (TM) kaj vespermanĝo (VM) por la tuta semajno, vi ricevos senpage la lasttagan matenmanĝon (sabaton, la 20an de julio). Bonvolu elekti unu aŭ plurajn servojn, kiujn vi deziras rezervi por la tuta kongresa semajno. Se vi ne IPR 19/232
— paĝo 33 de la PDF —
deziras rezervi por la tuta semajno, elektu nenion kaj transiru al la demando 6. □ L □ MM □ TM □ VM
6. Partatempaj mendoj: Indiku kion por kiuj datoj vi deziras rezervi: ________________________________________________________
7. Dieto: Elektu nenion, aŭ unu aŭ plurajn opciojn. □ Nenio speciala □ Vegana □ Vegetara □ Sen gluteno □ Sen laktozo □ Sen porkaĵo □ Io alia (Se mankas indiko de via dieto aŭ manĝprefero.) ______________________________________________________ 8. Pagenda sumo (EUR) * _____________ 9. Pagmaniero: * (Vi trovos klarigojn de la pagmanieroj ĉi-sube, en la ĉapitro pri loĝproponoj) o Tra ING-banko o Tra UEA o Al LKK
10. Interkona frandvespero Kiujn gastronomiajn specialaĵojn el via regiono / lando / kulturo vi kunportos kaj proponos dum la interkona frandvespero sabaton, la 13an de julio? ____________________________________________________________ 11. Komentoj: Se vi havas demandojn, proponojn aŭ ajnajn komentojn, tajpu ilin ĉi tie. ____________________________________________________________ ____________________________________________________________
Bonvolu kontroli vian mendilon. Se ĉio ĝustas, subskribu ĝin kaj sendu al unu el la ĉi-sube indikitaj adresoj de LKK, ĉu papere ĉu retpoŝte. Dankon. Loko, dato
Aliĝinto – mendanto
___________________________
______________________________
IPR 19/233
— paĝo 34 de la PDF —
Loĝproponoj kun prezoj1
Studenthejmo (S) Ĉambroj en la novkonstruita alo (SA) havas privatajn duŝĉambrojn kaj necesejojn. En la malnova parto (SB) estas komunaj (etaĝaj) duŝejoj kaj necesejoj. La studenthejmo disponas unulitajn (SA.1/1, SB.1/1) kaj dulitajn ĉambrojn. La dulitaj ĉambroj uzeblas por unu persono (SA.2/1, SB.2/1) aŭ por du personoj (SA.2/2, SB.2/2). Domo por mezlernejanoj (L) La domo por mezlernejanoj disponas du konstruaĵojn: la novan tuj apud la kongresejo, uzatan ekde la pasinta jaro, kaj la malnovan je 15-minuta promendistanco de la kongresejo. La novaj ĉambroj (LA) estas trilitaj, ĉiu ĉambro havas proprajn enirĉambron, duŝejon kaj necesejon, kaj estas uzeblaj kiel dupersonaj (LA.3/2) aŭ tripersonaj (LA.3/3). La malnovaj (LB) estas kvarlitaj, kun komunaj (etaĝaj) duŝejoj kaj nesecejoj, kaj uzeblas kiel dupersonaj (LB.4/2) aŭ kvarpersonoj (LB.4/4). Loĝprezoj por unu persono / unu nokto SA – studentaj ĉambroj kun privataj duŝejoj kaj necesejoj SA.1/1
Unulita ĉambro (elĉerpita)
€ 16
SA.2/1
Dulita ĉambro por unu persono
€ 18
SA.2/2
Dulita ĉambro por du personoj
€ 12
SB – studentaj ĉambroj kun komunaj duŝejoj kaj necesejoj SB.1/1
Unulita ĉambro
€ 11
SB.2/1
Dulita ĉambro por unu persono
€ 12
SB.2/2
Dulita ĉambro por du personoj
€9
LA – lernejanaj ĉambroj kun privataj duŝejoj kaj necesejoj LA.3/2
Dupersona ĉambro
€ 17
LA.3/3
Tripersona ĉambro
€ 12
LB – lernejanaj ĉambroj kun komunaj duŝejoj kaj necesejoj
1
LA.4/2
Dupersona ĉambro
€ 14
LA.4/4
Kvarpersona ĉambro
€9
Laŭ la malnovaj landokategorioj de UEA (vidu: A- kaj B-landoj)
IPR 19/234
— paĝo 35 de la PDF —
Manĝoj La studenta kaj lernejana restoracioj proponas la tri manĝojn kontraŭ moderaj prezoj: MM (matenmanĝo): € 2, TM (tagmanĝo): € 4, VM (vespermanĝo): € 3. Unutagaj prezoj por unu persono (EUR) L – nur loĝado, MM – matenmanĝo, TM – tagmanĝo, VM – vespermanĝo Ĉambro
L
L+MM
L+MM+TM
L+MM+VM
L+MM+TM+VM
SA.1/1*
16
18
22
21
25
SA.2/1
18
20
24
23
27
SA.2/2
12
14
18
17
21
SB.1/1
11
13
17
16
20
SB.2/1
12
14
18
17
21
SB.2/2
9
11
15
14
18
LA.3/2
17
19
23
22
26
LA.3/3
12
14
18
17
21
LA.4/2
14
16
20
19
23
LA.4/4
9
11
15
14
18
* Elĉerpita Tutsemajnaj prezoj por unu persono (EUR): ekde MM dimanĉon, la 14-an de julio ĝis MM sabaton, la 20-an de julio (Se vi rezervos la tutsemajnan loĝadon kun MM (plus eventuale aliaj manĝoj), vi ricevos senpage la lasttagan matenmanĝon.) L – nur loĝado, MM – matenmanĝo, TM – tagmanĝo, VM – vespermanĝo Ĉambro
L
L+MM
L+MM+TM
L+MM+VM
L+MM+TM+VM
SA.1/1*
112
124
148
142
166
SA.2/1
126
138
162
456
180
SA.2/2
84
96
120
114
138
SB.1/1
77
89
113
107
131
IPR 19/235
— paĝo 36 de la PDF —
SB.2/1
84
96
120
114
138
SB.2/2
63
75
99
93
117
LA.3/2
119
131
155
149
173
LA.3/3
84
96
120
114
138
LA.4/2
98
110
134
128
152
LA.4/4
63
75
99
93
117
* Elĉerpita Se pro ekskurso vi ne povos uzi iun el rezervitaj kaj antaŭpagitaj manĝoj, vi ricevos la repagon surloke. Bonvolu anonci tion du tagojn antaŭe. Pagmanieroj (1) Tra ING-banko: Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A, kun indiko: „ILEI-Kongreso 2018”. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. (2) Tra UEA: Al ILEI-konto ilek-a ĉe UEA, indikante „ILEI-Kongreso 2018”. (3) Al LKK: Validas nur por aliĝantoj el Serbio. Bonvolu peti ilei.kongresoj@gmail.com pri detaloj. KONTAKTO 1. Eblas kontakti la organizantojn (LKK) per la adreso ilei.kongresoj@gmail.com, poŝta adreso: Radojica Petrović , – ILEI-kongreso 2019 Bul. Oslobodjenja 36, RS-3200 Ĉaĉak, Serbio 2. Pri financaj aferoj bonvolu kontakti la kasiston de ILEI per la adreso ilei.kasisto@gmail.com. 3. Kongresa retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info/agado/Cacak2019.php 4. FB-grupo ILEI-Kongresoj: https://www.facebook.com/groups/ILEI.Kongresoj/ Turisma programo Proponojn kun prezoj kaj mendilon por ekskursoj kaj bankedo vi ricevos alivoje, LKK
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Christophe Chazarein, Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek.
IPR 19/236
— paĝo 37 de la PDF —
Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Arina Osipova. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Stefan MacGill. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire, Marie-Sylvie Julian, Emmanuel Desbrières. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas
IPR 19/237
— paĝo 38 de la PDF —
paperan IPR kaj paperan Juna Amiko. Tio kostas por A-landanoj 32 EUR kaj por B-landanoj 18 EUR. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna Amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Nova peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kiu zorgos pri vidhandikapitaj membroj de ILEI kaj abonantoj de la tekstaj versioj IPR kaj JA, estas Vjaĉeslav Suslov, rete: gloro59@yandex.ru. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aprilo 2019, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2019. IPR 19/238
— paĝo 39 de la PDF —
Mireille Grosjean (prezidanto de ILEI) kaj Karine Arakeljan (prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono) subskribas diplomojn por togolandanoj, kiuj sukcesis en la UEA/ILEI ekzamenoj en 2018
Simpozio en Seulo (vd. artikolon de R. Petroviĉ pri simpozioj sur p. 26) IPR 19/239
IPR 2019/3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 49 – trimonata
19/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Aurora Bute Luiza Carol Mireille Grosjean Thérèse Jamin Marija Jerkoviĉ Ilona Koutny Aranka Laslo Anna Lowenstein Lee Miller Martin Ptasiński Bardhyl Selimi László Szilvási Trezoro Huang Yinbao Josef Vojáček
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Mireille GROSJEAN: ILEI-Kongreso okazis en Serbio ………………………………………. 4 Mireille GROSJEAN: Pri la kongresa temo „Lernado en virtualaj komunumoj” …. 13 Aurora BUTE: Intima ILEI-Kongreso …………………………………………………………… 14 Trezoro Huang Yinbao: Disvastigu la idealojn kaj valorojn de Unesko […] …….. 16 Mireille GROSJEAN: ILEI forte aperis en Lahtio dum la UK ……………………………. 19 Anna LOWENSTEIN: Nova retejo por lernantoj ……………………………………………… 20 Ilona KOUTNY: Universitata kunlaboro en la instruado de Esperanto […] ……….. 22 El la landoj kaj sekcioj (AL, DE, HU, HR, RS, US) ………………………………………. 23 Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI (Mireille GROSJEAN) ……………… 29 Dek jaroj en Esperanto-lando – parto 8 (Luiza CAROL, Mireille GROSJEAN) …….. 31 Josef VOJÁČEK: Kelkaj notoj pri instruado de lingvoj, precipe de Esperanto, en bazlernejoj en Ĉeĥio …………………………………………………………… 35 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 37
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, 9-11, Asahicyou 3, Kawagoe, Saitama JP-3501126, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, kongresaj aferoj, TEJO.
IPR 19/32
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, Jen ni trakuras nian jubilean jaron kun plej diversaj eventoj. Nia revuo utilos al vi por ekscii pri ili kaj sekvi la evoluon de la vivo de la Ligo.
1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo supre: D-ino GONG Xiaofeng „Arko” el Ĉinio, unu el la du novaj Honoraj Membroj de ILEI; malsupre: vizitado de monaĥinejo dum la 52-a Kongreso Sur la dorskovrilo: Nacia vespero en la 52-a Kongreso de ILEI ković, Turisma rganizaĵo de Ĉaĉak)
Grava paŝo en tiu ĉi jaro estas la subskribo de kunlabora interkonsento inter ILEI kaj LIBE, la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. Post la kreo de ekzamena regularo por blinduloj pri lingvokapablo kaj la starigo de programo por sendi al ili niajn du revuojn en por ili uzebla formato, tio estas valora etapo. Ni devas pripensi pri maniero redukti nian deficiton; pro tio ni nun esploras pri nova enhavo kaj nova formo por Juna Amiko, cele al kreskigo de ĝia abonantaro. Jam ni limigas niajn agadojn por vivi ŝpareme, tamen niaj membroj atendas servojn. Kie estas la meza taŭga vojo? ILEI enkondukis la kategorion C-landoj, kiu ebligas membrigon de diversaj personoj en evolulandoj; tamen tio eblas nur, se troviĝas mono en la Koleghelpa Kaso. Vi mem decidu, kiel vi povas subteni la agadojn de la Ligo: trovi novajn membrojn, trovi novajn abonantojn por Juna Amiko, nutri nian kason kaj/aŭ niajn fondusojn. Nia familio devas kreski. Mi deziras al vi informan legadon! Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI
IPR 19/33
— paĝo 4 de la PDF —
ILEI-Kongreso okazis en Serbio de Mireille GROSJEAN, prezidanto En tre taŭga loko proksimume 50 esperantistoj atingis la urbon Ĉaĉak kaj la fakultaton pri teknikaj sciencoj, kiu dependas de la Universitato de Kragujevac. Tre taŭga estis la loko, ĉar la dormdomo, la manĝejo kaj la universitataj salonoj estis en promenada distanco kaj tre adekvataj. Rekorda nombro de estraranoj alvenis: ses el sep. Nur nia vic-prezidanto Ivan COLLING ne povis veni al Eŭropo. La estraro ne sukcesis kunveni, ĉar la programo estis tre tre densa. La Komitato kunsidis kaj decidis, ke du el niaj membroj fariĝu Honoraj Membroj. Temas pri D-ino GONG Xiaofeng „Arko” el Ĉinio kaj nia fidela kunlaboranto redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo Jozefo NÉMETH el Hungario. En la postaj kunsidoj de la Komitato, kvorumo ne estis atingita, tiel la voĉdonoj venos laŭ reta maniero. Du lingvokursoj ebligis al komencantoj kaj progresantoj uzi nian lingvon kaj plibonigi sian lingvonivelon. Mihai TRIFOI kaj Aurora BUTE zorgis pri tiuj du grupoj. La komencantoj ricevis atestilon okaze de la solena fermo. Okazis kurso pri la serba lingvo, okazis diversaj prelegoj. Elena NADIKOVA organizis Lingvan Festivalon. Belegan nacian vesperon ni ĝuis dimanĉe vespere, ni povis aŭdi virinan koruson kaj spekti infanan grupon, kiu dancis. Kompreneble la 70-jariĝo de ILEI devis kunvenigi la kongresanojn en gaja etoso. Tio okazis marde vespere. Mireille GROSJEAN preparis dudekon da ludoj. Ŝi organizis la ludadon en kvarpersonaj grupoj, kie komencantoj sidis kun progresantoj. Dum unu horo la grupoj interparolis arde kaj ade por trovi la respondojn. Kompreneble la uzo de telefonoj kaj komputiloj estis malpermesita. Sekvis la korektado de la laboro kaj premioj por la plej kapabla grupo. Sekvis ankaŭ donacoj al tri personoj, kiuj kiel ILEI naskiĝis en 1949. Pro peto de diversaj kongresanoj, ke tiuj ludoj estu je dispono de ĉiuj, la ludoj aperos iom post iom en IPR kaj fine de la felietona aperigo ni metos la solvojn en la retejon de ILEI www.ilei.info. Ni ricevis viziton de Dimitrije JANIČIĆ kaj Ljiljana SEKELJ-MILENKOVIĆ, kiuj prezentis al ni la libron „La ponto super Drino” [vidu la foton dekstre], de la fama serba aŭtoro Ivo ANDRIĆ (1892-1975), kiu ricevis la Nobelpremion pri literaturo en 1961.
IPR 19/34
— paĝo 5 de la PDF —
La lastaj du tagoj de la Kongreso estis Konferenco komune organizita kun la Fakultato. Partoprenis studentoj, docentoj kaj profesoroj. Tio estas granda sukceso de nia estrarano pri Kongresoj Radojica PETROVIĆ. Kadre de tiu Konferenco okazis trihora kurso pri EO por tiuj serbaj kolegoj. Pro la fakto, ke la Konferenco entenis pli ol dek prelegojn, ĝi kalkuleblas por la progreso de la karieroj de la serbaj profesoroj, kiuj partoprenis en ĝi. Per du ekskursoj ni povis malkovri la belegan landon Serbio, kie ni vidis verdegan naturon kaj bele ornamitajn monaĥinejojn el la Mezepoko. Ni multon eksciis pri la historio de tiu regiono, kiu multe suferis inter tri imperioj: la otomana-turka, la aŭstro-hungara kaj la slava. Eĉ en la dudeka jarcento okazis pliaj suferoj en la naŭdekaj jaroj. La streĉoj kun la najbaroj foje senteblas. Kvar detalaj raportoj pri la Kongreso estis dissenditaj el Ĉaĉak. Kune kun la kongresa rezolucio ili aperas en la ĉefpaĝo de nia retejo. 13 kuraĝaj kongresanoj atingis tre frue sabate la 20-an de julio la serban ĉefurbon Beogrado kaj sidis kune en aviadilo por salti al Helsinki kaj atingis Lahtion je la 13-a horo por ebligi al kelkaj el ili partopreni en la kunsido de la Komitato de UEA jam je la 14-a horo. Granda danko iru al la Loka Kongresa Komitato kaj al ĉiuj, kiuj iel kontribuis al la sukceso de tiu bela semajno!
Enkonduka prelego por la ILEI-Kongreso Ĉaĉak 2019 Nia LIGO fondiĝis en 1949. Do ĝi estas en 2019 sepdekjara. Ni devas memorigi pri ĝiaj atingoj kaj gravaj momentoj. Jam ni povis arigi diversajn tekstojn de iamaj prezidantoj kaj redaktoroj de nia revuo Internacia Pedagogia Revuo IPR en la dua numero de tiu ĉi jaro. IPR 19/35
— paĝo 6 de la PDF —
Tio plu okazos en la numero tri. Tiel ni akiris sciojn kaj impresojn pri la personeco kaj laboro de niaj antaŭuloj. Tiuj personoj dediĉis sian energion kaj kapablojn al la antaŭeniro de la Ligo, ni estu dankemaj al ili. Ni nomu la prezidintojn ekde 1972:
Helmut Sonnabend (1972-1985) István Szerdahelyi (1985-1987) Edward Symoens (1988-1991) Stefan MacGill (1991-1993) Duncan Charters (1993-1998) Mauro La Torre (1998-2003) Radojica Petrović (2003-2009) Stefan MacGill (2009-2013) Mireille Grosjean (ekde 2013)
Membroj de LKK kun la prezidanto. De maldekstre: Nebojša STANKOVIĆ, Blanka LASLO, Mireille GROSJEAN, Aranka LASLO, Radojica PETROVIĆ (ĉiujn kongresajn fotojn de la nuna numero ni ricevis de Martine DEMOUY) IPR 19/36
— paĝo 7 de la PDF —
Kiel tutkomencanto en 1987 en La Chaux-de-Fonds, mi sentis la katastrofan etoson, kiam mia instruisto Claude Gacond anoncis la forpason de István Szerdahelyi. Giganta perdo. Mi tute ne konis lin, sed mi kiel iu infano sentis la gravecon de tiu personeco en la momento de lia forpaso. Ni ne povas mencii profesoron Szerdahelyi nur per tri linioj, ĉar lia studentino Doktorino Ilona Koutny nun estras la Interlingvistikajn Studojn en Poznano, Pollando, ĉar lia studentino Doktorino Katalin Kováts nun estras la valoregan retejon edukado.net, la ne malhaveblan ilaron por instruistoj, ĉar lia studentino Zsófia Kóródy nun zorgas pri la apero de Esperanto en la germana urbo Herzberg. Ni povas do konstati, ke la influo kaj transdonokapablo de Profesoro Szerdahelyi ankoraŭ nun havas gravajn pozitivajn sekvojn.
Radojica Petrović kaj Elena Nadikova dum nia kongresa ekskurso El la nekrologa teksto de la tiama prezidanto Duncan Charters, mi legas citaĵon pri Edward Symoens. „Edward Symoens ĝis la morto estis konata kiel klarvida kaj dediĉita kunlaboranto en la antaŭenigo de la instruado de la internacia lingvo Esperanto. Dum sia servado kiel Prezidanto de ILEI, li rekonis la esencan rolon de la celoj de la Ligo en la progreso de la tutmonda E-movado. Tio motivis lian sukcesan reproksimiĝon de la Ligo al UEA kaj la sekvan pli intiman kunlaboron kun UEA en la reciprokaj celoj de la du IPR 19/37
— paĝo 8 de la PDF —
organizaĵoj.” Povas esti, ke mi vidis lin en La Chaux-de-Fonds, mi ne memoras. Tamen mi kaptis iom de lia personeco tra miaj kontaktoj kun lia filino Margaretha. En tute alia etoso mi eksciis pri la forpaso de Maŭro La Torre, subite, en 2010. Mi registris lian voĉon kaj lian akĉenton influitan de lia denaska lingvo, la itala. La aŭskultado de lia voĉo estas malfacila momento, ĉar la voĉo de iu persono donas proksimecon al la homo, kaj kaze de mortintoj tiu aŭskultado povas esti tristiga. Mi povis sendi mian registraĵon al lia vidvino. Tre ĝojiga estis la decido de la familio organizi la Premion Maŭro la Torre kunlabore kun ILEI; jam dufoje ni povis disdoni tiun Premion, unue al Davide Astori, due al Alessandra Madella. La pli postaj prezidintoj de ILEI estas vivantaj kaj kelkaj estas inter ni: Stefan MacGill, Duncan Charters kaj Radojica Petrović. Ni konsideru ilian agadon kun dankemo. Inter la gravaj momentoj de la vivo de nia Ligo mi citu la Trian Kolokvon pri Instruado de Esperanto, kiu okazis en majo 2015 en Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, Svislando. Ĝi povis okazi pro la invito de la kantona registaro kaj brilis pro la kvalito de la prelegoj kaj la prestiĝo de la prelegantoj, kiuj venis el diversaj partoj de Eŭropo. Nepre ni citu la Jaron de la Lernanto, kiu metis fokuson sur la laboron de la Ligo tra la jaroj 2016-2017. Multaj temoj en rilato kun lernado aperis en niaj kunvenoj, artikoloj, prelegoj. Mi substrekas la vorton Lernado, ĉar ni scias, ke la instruistoj ne povas fari truon en la kapo de la lernanto por meti tien sciojn, sed ke okazas kvazaŭ mirakle, ke la lernanto komprenas, ekuzas kaj memoras ion per la kontribuo de la instruisto. Alia grava momento de la vivo de la Ligo estas la 50-a kunveno regula, en Pusano, kiu akiris la nomon KONGRESO, en 2017. Partoprenis proks. 200 personoj. Ni forlasis la nomon Konferenco kaj saltis al la nomo Kongreso, ĉar la programo de la kunveno fariĝis ege riĉa kaj varia. La nombro de partoprenantoj neniam estas vere stabila, sed pluraj kongresoj atingis altan nombron de kongresanoj, tion ni devas substreki. Alia grava paŝo farita de Mireille Grosjean en 2018 estas la ekrilato kun la nova ĝenerala direktorino de UNESKO Aŭdrey Azoulay, kiu sekve de tiu kontakto verkis kuraĝigan salutmesaĝon por la Universala Kongreso de UEA en Lisbono. La letero de Mireille Grosjean substrekis la rezultojn ene de la Esperanto-Movado; tiuj rezultoj aperis en la mesaĝo de Azoulay, do Azoulay IPR 19/38
— paĝo 9 de la PDF —
rekte inspiris sin en la letero de Grosjean. Substrekendas, ke la celoj de la EO-movado evoluas paralele kun la celoj de UNESKO. Nun en 2019 ILEI havas 43 sekciojn. Ĉu ni fieru? Jes kaj ne. Estas granda nombro, sed kelkaj etas kaj vivetas sen vigleco. ILEI havas proksimume 800 membrojn. Ĉu ni fieru? Jes kaj ne. Tiu nombro devus havi plian nulon kaj esti ne 800 sed 8000! Konsiderante la reprezentantojn kaj la kontaktpersonojn, ILEI havas piedon en 70 landoj. ILEI eldonas du revuojn: Internacia Pedagogia Revuo kaj Juna Amiko. Ambaŭ aperas kvarfoje jare kaj plenkolore. Tamen ilia eldonado metas la Ligon en deficitan situacion. Ni devas substreki la valoran laboron kaj regulan kontribuon de niaj du redaktoroj: Jozefo Németh por IPR kaj Stano Marček por Juna Amiko, kie forta skipo regule kontribuas. En la jaro 2018 ĉiuj kunlaborantoj de tiuj du revuoj solvis la problemon aperigi ilin en legebla formo por blinduloj: tio ankaŭ estas menciinda paŝo.
La solena malfermo de la dutaga Internacia Scienca Konferenco „Edukado en virtualaj komunumoj” – en la Fakultato de Teknikaj Sciencoj en Čačak Ni venu al la ATINGOJ de ILEI en la lastaj jaroj. „NI SAVU NIAJN SEMOJN” estas agado de ILEI por kuraĝigi la savadon de diversaj eldonaĵoj en la tri gravaj bibliotekoj de nia movado: Roterdamo, La Chaux-de-Fonds kaj Vieno. Niaj kongreslibroj ekzemple iras al tiuj tri valoraj arkivejoj, same kiel al nia oficiala arkivejo en Herzberg am Harz, Germanio. IPR 19/39
— paĝo 10 de la PDF —
La kontrakto kun la universitato kaj muzeo de Zaozhuang en Ĉinio estas grava evento por la Ligo kaj faras, ke ni devas aldoni kvaran bibliotekon en la sendado de niaj eldonaĵoj. „KOMUNA LEGADO OKAZE DE LA TAGO DE LA LIBRO” la 15an de decembro. La unua legpropono okazis decembre de 2016 kaj rilatis al poemo de Tibor Sekelj Je kies nomo? La dua legpropono en 2017 rilatis al teksto de Verda Majo, la fama japandevena porpaca aktivulino. La tria legpropono en 2018 prezentis belan poemon de nia kuba kolego Julian Hernandez Angulo. La kvara legpropono en 2019 prezentos brilan tekston de Hector Hodler Super, kaj per tio ILEI altiras la atenton al tiu pioniro, kiu forpasis en 1920 en la aĝo de 32 jaroj. Espereble ni ĉiuj pli bone konatiĝos kun la pensoj de Hector Hodler tra la jaro 2020. Tra la jaro 2019 okazas giganta tasko sub la gvidado de Doktorino Katalin Kováts: redaktado de la kvara eldono de la MANLIBRO PRI INSTRUADO DE ESPERANTO. Ŝi trovis novajn aŭtorojn, vekis la malnovajn, vokis al provlegantoj, inter kiuj brilas nia vicprezidanto Ivan Colling kaj lia edzino Rita. En la origina plano la libro devis aperi antaŭ tiu ĉi kongreso. Tamen pro plej diversaj kialoj tio ne povis okazi. Tutcerte la nova eldono aperos antaŭ la jarfino. Ni devas substreki la bonegan kunlaboron inter ILEI kaj du movadaj partneroj: UEA kaj TEJO. Ĝojiga afero, regula subteno de UEA al ILEI, ofta ideointerŝanĝo inter ILEI kaj TEJO. Pozitiva etoso. De informstrategio de UEA „Estraro Komunikas” naskiĝis ESPERIGA KOMUNIKO, kiu raportas kaj pri UEA kaj pri ILEI kaj pri TEJO. ILEI konstatas la sukceson de la reta kurso DUOLINGO kaj preparis sin por akcepti novajn lernantojn, lertigante geinstruistojn. La estraro preparis tri kursojn EIT: Esperanto-Instruista Trejnado. Bedaŭrinde la rezulto de tio estas magra: tri personoj diplomiĝis en Eŭropo, kaj jarfine ni vidos, ĉu la 5 afrikanoj, kiuj nuntempe arde studas per la reto, sukcesos en la fina ekzameno. Same ĉi tie la fina rezulto ne devus esti ok sed okdek aŭ eĉ okcent. Ni daŭre estas en pionira fazo kaj niaj instruantoj daŭre improvizas sian instruadon sen solidaj bazaj konoj pri pedagogio kaj sen diplomo. IPR 19/310
— paĝo 11 de la PDF —
Nun ni malfermas plensemajnan kongreson kun la temo LERNADO EN VIRTUALAJ KOMUNUMOJ, eĉ se nia komunumo ĝuste nun naskiĝas fizike kaj kunvivas proksime kaj plurtage.
Kongresa ekskurso al Višegrad (Bosnio kaj Hercegovino) La teknologia evoluo okazanta kun la apero de novaj elektronikaj iloj estas certe same grava kiel la industria revolucio de la deknaŭa jarcento. La mondo komplete ŝanĝiĝis kaj mi penas imagi la laboron de miaj antaŭuloj, kiuj prezidis la Ligon sen la reto, per paperaj leteroj kaj pakaĵoj… La reto ebligas rapidan kontakton per retmesaĝoj, ebligas trovi rapidege plej multe da informoj, kaj plie ebligas paroladon vidalvide per Skajpo, per Zoom aŭ aliaj rimedoj. Do homoj aŭ grupo da personoj estas kvazaŭ kune sidantaj ĉe sia ekrano en sia hejmo en tia situacio. Du aŭ pli da personoj parolas al aliaj, aŭdas la aliajn, vidas la aliajn, povas kapti la ne-parolatajn mesaĝojn de la vizaĝoj kaj la intonacion de la voĉoj. Jen tio, kio estas. Kio mankas? Mankas la eblo tuŝi, meti manon sur brakon por konvinki, meti manon sur ŝultron por subteni aŭ konsoli. Mankas la sento de temperaturo, humideco, odoroj de la alia loko. Mankas la gusto de la teo, kiun iu trinkas dum la parolado (Mi ofte parolas kun nia vicprezidanto Ivan Colling, li kun sia mateo en Kuritibo, Brazilo, kaj mi kun mia japana teo en Svislando). Ni konstatas, ke en tiaj foraj kunestaj momentoj intervenas vido kaj aŭdkapablo, IPR 19/311
— paĝo 12 de la PDF —
kaj mankas tri aliaj sensoj: gusto, flaro kaj tuŝo. Jen la plusoj kaj minusoj de virtuala mondo. En nia kongresa temo estas la vorto „komunumo”. La plej tradicia lerncela komunumo estas la klaso. Tiu tradicia komunumo tutcerte naskiĝis, por ke la diroj de la instruisto povu esti kaptataj de granda grupo da lernantoj, studentoj. Do ŝparema strategio. Povas ankaŭ esti iu vespera renkontiĝo de loka klubo. Okazas nun, ke la klaso, la aro da lernantoj, estas en iu loko, kaj la instruisto estas en alia loko, kaj la kontakto okazas per teknika helpilo. Ni devos en nia laboro precizigi, ĉu temas pri komuna aŭ individua uzo de teknikiloj. Ni devos diskuti: ĉu la klasa grupo en fizika kunesto stimulas aŭ bremsas la lernadon? kaj en virtuala kunteksto? Tutcerte la plej efika instrusituacio estas la programo UNU KUN UNU, kiam la studento loĝas ĉe la instruisto. Tiel la studento havas la kutiman ĉiutagan babiladon „Ĉu vi dormis bone?”, „Ĉu ni iru promeni?” kaj plie iam ajn en la tago li aŭ ŝi havas gramatikajn klarigojn plej trafajn. Tiu metodo ankaŭ estas tre multekosta, kompreneble. Kiel lernado povas okazi sen la ĉeesto de iu gvidanto, sen aŭdado de lia forta voĉo, de ŝia persvada voĉo, kiu foje tremigas aŭ kuraĝigas la lernantojn? Kiel lernado povas okazi, kiam aperas stelo aŭ florbukedo sur via ekrano okaze de sukceso? Jen pri kio ni povos diskuti dum plena semajno. Ĉu homa kontakto helpas al lernado, aŭ ĉu eblo lerni ie iam memstare kaj propraritme estas pli favora situacio? Ĉu la klarigoj de iu jutuba filmeto similas al klarigoj de ĉeesta gvidanto? Ĉu la lernanto ĉiam trovas la respondojn al siaj demandoj? Ĉu virtuala lernado eblas ĉie en la mondo? Ĉu iu institutcio povas doni diplomon al iu fora studento, kies rezultoj povus esti akiritaj per la helpo de aliaj ĉirkaŭ li aŭ ŝi? Ĉu la preparlaboroj de la instruisto estas pli facilaj pro la helpo de teknikaĵoj, aŭ ĉu la eblaj teknikaj paneoj estas problemoj? Ĉu multaj instruistoj timas antaŭ la teknika evoluo kaj restas ĉe la sojlo? Ĉu la instruistoj kapablas sekvi la aperon de pliaj teknikaĵoj kaj kapablas uzi ilin adekvate en sia instruado? Jen pripensindaj aspektoj de nia nova mondo, jen laboro por ni en tiu ĉi kongresa semajno. Mi esperas, ke niaj diskutoj estos fruktodonaj.
Nemovada belga asocio salutis nian Kongreson Okazas regula kunlaboro inter nia kolego Germain PIRLOT el Oostende kaj la belga sekcio de Eŭropa Asocio de Instruistoj (AEDE en la franca). La redaktorino de la bulteno de tiu sekcio decidas pri temo por iu numero, IPR 19/312
— paĝo 13 de la PDF —
komunikas tion al Germain, kiu diskonigas demandojn al la ILEI-membroj en Eŭropo. Tiel li jam plurfoje kolektis interesajn faktojn, kiuj aperis en la revuo de la belga sekcio de AEDE kompreneble kun mencio de Esperanto. En julio la redaktorino de tiu organo Sinjorino Thérèse JAMIN, sekretario de la Estraro kaj redaktoro de la informbulteno, sendis al ILEI salutvortojn okaze de la Kongreso en Serbio. Bedaŭrinde tiuj salutvortoj alvenis post nia Kongreso. Jen la salutmesaĝo de Sinjorino JAMIN: „Kun granda plezuro mi esprimas min nome de la belga sekcio de AEDE por deziri plenan sukceson al via Kongreso. Esperanto pro sia naturo ne konas lingvajn barojn kaj kontribuas al alproksimigo de la homoj. Plie ĝi malfermas ilian koron al ekkono de la aliulo, kaj tio tre gravas en nia skuita tempo. Mi profitas la okazon por danki al ĉiuj, kolegoj kaj koleginoj, kiuj tra la helpo de nia fidela kaj entuziasma kolego Germain PIRLOT, kontribuis al la enhavo de nia bulteno komunikante multajn faktojn por multnombraj temoj, kiuj riĉigis nian trimonatan revuon. Mi deziras al via Ligo brilan estontecon.”
Pri la kongresa temo „Lernado en virtualaj komunumoj” Mireille GROSJEAN (Svislando) Konkludaj rimarkoj Virtuala lernado estu subteno al lernado, estu unu rimedo inter aliaj. Tiu rimedo havas siajn limigojn. Ekzemple se la lernota temo postulas manlaboron, kiel por horloĝfaristo aŭ kirurgo, por tiaj kapabloj oni ne povas trejni sin per la reto, oni devas vere teni ilojn en siaj manoj. Vidi filmojn pri operacioj ne faras efikan kirurgon. Do la eblo lerni virtuale dependas de la studobjekto. Por lingvolernado la virtualaj kontaktoj bone efikas. Per la retpaĝo www.edukado.net la novuloj povas komenci paroli en virtuala situacio kun lertuloj uzante la programon „Ekparolu”. Ili havas 30 minutojn por ekzerci sin pri parolkapablo. Tamen mankas diversaj aspektoj kiel distanco inter la korpoj; tuŝado ne eblas, flaro kaj gusto mankas; nur vido kaj aŭdo eblas. Emocioj bone povas aperi, montriĝi en skajpa kunteksto.
IPR 19/313
— paĝo 14 de la PDF —
La kongresanaro konstatas, ke mikso valoras: kaj renkontiĝo kaj retaj kontaktoj. Ekzemple unue estu kunveno kaj poste la lernado okazu virtuale. Tia metodo alportas fruktojn. Pro la fakto, ke iu tekniko estas nova, la studentoj pli efike lernas; tion oni povis konstati. Gravas atenti pri la cirkonstancoj, la kunteksto, pli bone oni lernu frazojn kaj ne izolitajn vortojn. La lingvo estas konstruaĵo, ne simpla amaso da ŝtonoj.
Intima ILEI-Kongreso Aurora BUTE (Rumanio) En la ĉi-jara Kongreso de ILEI kiu okazis en Ĉaĉak, Serbio, partoprenis 50 esperantistoj, do ĝi estis vere intima. La solena malfermo okazis en la Fakultato pri Teknikaj Sciencoj, kie partoprenis la vicurbestro de Ĉaĉak, s-ro Vladan MILIĆ, la dekanino, s-ino Danijela MILOŠEVIĆ, kaj aliaj universitatanoj. La virina koruso kantis la himnon kaj ni kunkantis, la etoso estis solena. Tri apartajn ecojn mi ŝatus emfazi rilate la kongreson: 1. Tre serioza konferenco en la Fakultato pri Teknikaj Sciencoj. 2. Nova programero, ludo, per kiu ni kontrolis niajn sciojn pri Esperantujo, specife pri ILEI. 3. Du tuttagaj ekskursoj, ambaŭ mirindaj. La temo de la Konferenco estis la kongresa temo: Lernado en virtualaj komunumoj. Kvankam estis somera feriaro, partoprenis dek kvin universitatanoj kaj studentoj, kiuj prelegis en la serba kaj la angla (kun Esperantlingva traduko), kaj en Esperanto, sen traduko al la serba, ĉar la publiko jam komprenis la internacian lingvon. Pro la fakto, ke la Konferenco prezentis pli ol dek prelegojn, ĝi fariĝis integra parto de la programo de la Teknika Altlernejo, kie la Kongreso okazis. Kaj la universitatanoj kaj la studentoj tre serioze pritraktis la Konferencon, prezentis interesajn prelegojn kaj oni facile rimarkis ilian engaĝiĝon en la afero. Oni bone vidis kaj sentis, ke la ILEI-estrarano pri kongresoj laboris iam en la Fakultato kaj do, estis kolego de la dumkonferencaj prelegintoj. La Kongreso celebris la 70-jariĝon de la Ligo per aparta programero, ludvespero, kiun proponis la prezidanto. Temis fakte pri tre variaj tipoj de ekzercoj: IPR 19/314
— paĝo 15 de la PDF —
akrostikoj, parigoj sur diversaj temoj: urboj kaj eventoj, famuloj, mallongigojsigloj, vicoj de vortoj en kiuj ni devis trovi ĉu la fremdulon, ĉu la komunan nomon, landon, urbon k.a. kvizo. Parton de la informoj ni aŭdis dum la inaŭgura prelego de la prezidanto, aliajn sciojn devintus ni mem koni el la historio de la Ligo kaj pri la kulturo de Esperanto. La grupoj konsistis el 4 personoj: progresanto, komencanto kaj aliaj du esperantistoj, ĉiuj el malsamaj landoj. Komence ŝajnis esti ludo, sed evidentiĝis, ke necesis fundaj konoj pri la vivo de la Ligo, pri Esperantujo. Problemo estis la nomoj de delonge eksaj ILEI-prezidantoj, kiujn ni ne konis persone. Estis demandoj sufiĉe malfacilaj, kiel Kie okazis la UK de UEA en 1949? Eksĝenerala sekretario de UN? Kio komuna: Hasel Green – Stefan MacGill – Bradley MacDonald – Michael Leon?, Du gefratoj estas honoraj membroj de ILEI, skribu ilian familian nomon ktp. Nu, ne estis surprizo, ke la gajninta grupo estis tiu de Stefan MacGill, kiu, kiel delonga ILEI-ano, eĉ prezidanto, kapablis trovi la plej multajn ĝustajn respondojn. Ricevis donaceton la ĉeestintoj, kiuj estas sepdekjaraj, same kiel la Ligo.
Dimanĉe ni krozis sur la rivero Moravo kaj vizitis du monaĥinejojn, dumhistorie kaŝitajn inter montoj, for de la imperioj, kaj kie konserviĝis la lingvo kaj la serba kulturo. Merkredon ni krozis sur la rivero Drino, kie ni ekstaziĝis antaŭ la belegaj interkrutejoj. Akvoj inter la montoj ĉiam oferas belegajn vidindaĵojn! Konklude, estis bela kongreso en bela lando, kun partoprenantoj el 19 landoj kaj 3 kontinentoj. Aparte menciindas la partopreno de azianoj kaj usonanoj, kiuj transiris marojn kaj oceanojn por alveni al Serbio. Brave al ili, veraj esperantistoj! Ne gravas la mondangulo, gravas la Esperanto-aranĝo! Restas demandoj, al kiuj mi ne kapablas respondi: kial ne estis kun ni la famuloj, kiuj kutime ne malĉeestas en la ILEI-kongresoj, kial ne venis la najbaroj, kiuj devintus trapasi nur unu-du limojn?…
IPR 19/315
— paĝo 16 de la PDF —
Prelego por la 52-a Kongreso de ILEI
Disvastigu la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto tra la retmedio Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio) Estimataj s-inoj kaj s-roj, karaj geamikoj! Mi ege bedaŭras, ke mi ne povas ĉeesti la Kongreson, tamen mia koro ĉiam estas kun vi. Mi ege dankas kaj gratulas al ILEI pro tio, ke la kongresa temo „Lernado en virtualaj komunumoj” bone kongruas kun la celoj de Unesko. Kiel redaktoro de la Esperanto-versio de Unesko-Kuriero, mi ŝatus diskuti kun vi pri la disvastigo de idealoj kaj valoroj de Unesko per Esperanto en la retmedio. Mi parolos pri tri punktoj: Retmedio faciligis la aperigon de Unesko-Kuriero Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko. Ĝi ekaperis en 1948. Kiel grava komunikilo la revuo ludas gvidan rolon por disvolvi idealojn kaj valorojn de Unesko. Dum longa tempo esperantistoj multfoje proponadis, ke Unesko uzu Esperanton en la eldonado de Unesko-Kuriero. Post populariĝo de interreto, multaj esperantistoj sendis proponajn mesaĝojn al Unekso. Tio ege ĝenis la funkciulojn de Unesko, ĉar tiamaj teknikistoj ankoraŭ ne kapablis bloki la spamojn. En la jaro 2000, Unesko-funkciuloj devige petis la Ĝeneralan Direktoron Osmo BULLER haltigi la retmesaĝan bombardon de Unesko. Osmo publikigis malferman leteron en la hungara revuo Eventoj, n-ro 182, en la jaro 2000. Laŭ lia alvoko, oni ĉesigis retmesaĝan bombardon de Unesko. En publika letero, Osmo skribis, ke Unesko pretus permesi eldonon de la Kuriero en Esperanto, se UEA povus financi ĉion. Ekde tiam oni ne plu petis Uneskon eldoni la Kurieron en Esperanto, ĉar UEA ne kapablis eldoni ĝin pro manko de financo kaj laborforto. Kaj finfine la populariĝo de interreto faciligis la realigon de nia longtempa revo. La Esperanta versio de Unesko-Kuriero estis oficiale publikigita en julio 2017 dum la 102-a UK. Kaj mi estis honorigita kiel „esperantisto 2017”. Mi konfesas, ke mi povintus fari nenion sen la reta medio.
IPR 19/316
— paĝo 17 de la PDF —
Nova progreso de Unesko-Kuriero Danke al la reta medio, la eldono de Unesko-Kuriero multe progresas. La numeroj de Unesko-Kuriero en Esperanto aperas en papera, bita kaj sona versioj. La bita kaj sona versioj estas facile elŝuteblaj ĉe la Unesko-retejo, UEA-retejo kaj la retejo de Unesko-Kuriero en Esperanto. UEA kaj la landaj kaj fakaj asocioj aranĝis multajn prelegojn pri Unesko kaj la Kuriero en Universalaj kaj landaj kongresoj. La Ĝenerala Direktoro de Unesko s-ino Audrey AZOULAY sendis gratulan leteron al la UK en 2018. En sia letero ŝi menciis la eldonon de Unesko-Kuriero en Esperanto kaj alte taksi la valoron de la internacia lingvo Esperanto. Tio estas historia atingo de nia lingvo ĉe Unesko en la lasta jardeko danke al la kontribuo de Mirejo, la ILEIprezidantino. Dennis KEEFE, Lee JUNGKEE, François LO JACOMO kaj Trezoro Huang Yinbao, respektive en Koreio, Francio, Hispanio kaj Ĉinio, okazigis Esperanto-kursojn surbaze de Unesko-Kuriero. En 2018, miaj kolegoj kaj mi estis invititaj de Unesko ĉeesti la unuan Forumon de UneskoKuriero en la Unesko-sidejo. Multaj bildoj kaj artikoloj pri la Esperantaj versioj de Unesko-Kuriero aperis en paperaj kaj retaj amaskomunikiloj. Ni donacas paperajn Unesko-Kurierojn al gravuloj de lokaj registaroj kaj diversaj lernejoj kun la celo influi ilin. La ĉinlingva teamo de Unesko-Kuriero kreis amaskomunikilon sur saĝtelefonoj, por reklami Esperanton. Sur la amaskomunikilo ni publikigis interesajn artikolojn por allogi diversajn legantojn, kaj al ĉiuj artikoloj ni enmetadis etajn reklamojn kaj retajn ligilojn por prezenti Esperanton. Ĝis nun la Esperanto-reklamoj estas legitaj jam pli ol 30 milionojn da fojoj. Disvastigu la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto tra la retmedio La oficiala eldonanto de Unesko-Kuriero estas UEA. Mi estas nur iniciatinto kaj mem-financa realiganto de la projekto. Post la aperigo de la 1-a numero de Unesko-Kuriero, mi jam en pluraj prelegoj deklaris, ke UEA ne celas liveri al esperantistoj Unesko-Kurieron nur kiel simplan legaĵon, ĉar ofte mankas al ni sufiĉa tempo por legi amasojn da diversaj legaĵoj. Ni fakte celas kontribui al la realigo de la celoj de Unesko. Dum longa tempo niaj postuloj kaj proponoj al Unesko, precipe la retmesaĝaj bombardoj ĝenis Uneskofunkciulojn, tio malkontentigis Uneskon. Kaj la eldono de Unesko-Kuriero helpas kaj kontentigas Uneskon. Ĝi plibonigas la rilaton inter UEA kaj Unesko. IPR 19/317
— paĝo 18 de la PDF —
Mi kredas, ke preskaŭ ĉiuj esperantistoj esperas, ke Unesko akceptu Esperanton kiel la sepan oficialan lingvon. Por realigi tiun celon, ni devas diversmaniere vidigi al Unesko la utilecon de Esperanto per niaj agadoj. Ĝuste pro tio UEA lanĉis la projekton „Disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto”. UEA alvokas al landaj, lokaj kaj fakaj Esperantoorganizoj aŭ grupoj kaj Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo kunlabori per diversaj manieroj, ekzemple: 1. Traduku artikolojn el la Kuriero al via nacia lingvo kaj publikigu ilin, se via gepatra lingvo ne estas unu el tiuj de UN. 2. Okazigu kursojn surbaze de Unesko-Kuriero. 3. Okazigu forumojn, seminariojn pri Unesko aŭ pri Unesko-Kuriero. 4. Kreu rubrikojn de Unesko-Kuriero sur la retpaĝoj de viaj landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-asocioj por helpi la legantojn. 5. Publikigu retan ligilon de Unesko-Kuriero kaj bildojn de la Kuriero en viaj personaj blogoj, fejsbukaj kaj tviteraj paĝoj ktp, por montri al la publiko la valoron de Unesko kaj la utilecon de la internacia lingvo Esperanto. 6. Aliĝu al nia Esperanto-Teamo. La Esperanto-Teamo de Unesko-Kuriero jam havas ĉirkaŭ 70 volontulajn membrojn el 30 landoj en 5 kontinentoj. Tamen UEA preferas, ke pli da Esperanto-parolantoj havu ŝancon kontribui al tradukado, provlegado, voĉlegado, trejnado, produktado, financado kaj disvastigado de la Kuriero. Interesiĝantoj bv. kontakti la redaktoron kaj kunordiganton Trezoro Huang Yinbao <trezoro@qq.com>. 7. Proponu kaj sugestu. UEA konstruis bonan rilaton kun Unesko per la eldono de la Kuriero. Ni planas kontribui al Unesko en pli vasta kampo. Kiel plu fari? Mi kredas, ke ĉiuj kongresanoj havas ideojn aŭ sugestojn. Mi invitas vin diskuti pri tio en la kongreso aŭ sendi viajn proponojn kaj sugestojn al mi. Fine, kaptante la ŝancon, mi kore dankas al la prezidantino Mirejo kaj la Estraro, ke ILEI menciis Unesko-Kurieron en la kongresa rezolucio 2017. Mi esperas, ke ankaŭ ĉi-jara kongresa rezolucio iel tuŝos la temon pri la projekto de UEA „Disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto”. Koran dankon! Trezoro Huang Yinbao Redaktoro de Unesko-Kuriero. Estrarano de UEA IPR 19/318
— paĝo 19 de la PDF —
ILEI forte aperis en Lahtio dum la UK de Mireille GROSJEAN, prezidanto Foje oni devas atendi plenan jaron por konkretigi proponon, foje tio eblas en du tagoj. Tian sukceson en rapida maniero ni atingis por venigi al Lahtio MIL ekzemplerojn de Juna Amiko, cele al vasta disdonado al MIL gekongresanoj. Komence de julio venis la ideo; Stano MARČEK la redaktoro anoncis, ke li havas 1500 en sia kelo kaj ke li iros al Litovio por la Baltaj Esperanto-Tagoj (BET), kie kuvenos 500 homoj. Do li pretis transporti tiun enorman kvanton al Litovio kaj zorgi pri la disdono de po unu ekzemplero al la partoprenantoj de BET. Sed restis alia problemo: porti mil ekzemplerojn de JA al Finnlando! Stano sciigis al ni la ekiron de buso al Lahtio por postBETa migrado el Litovio al la UK. Tuj ni kontaktis la estron de tiu vojaĝo, kiu konsentis, ke kelkaj skatoloj estu en la malsupra pakaĵujo de la buso. La revuoj bone atingis Lahtion kaj stokoj aperis sur la tabloj de la akceptejo, kun ekzempleroj de diversaj numeroj ne malnovaj. Ĉiuj malaperis en la valizojn de la kongresanoj. Kiel kutime, okaze de la malfermo la prezidanto de ILEI sidis sur la podio kaj havis kelkajn minutojn por alparoli la kongresanaron. Ŝi elektis fari prezenton de la diversaj atingoj de la Ligo en la lastaj jaroj pro la 70-jariĝo de la Ligo. Ŝi aŭdis poste pozitivajn rimarkojn pri tiu parolado. Kiel eblas laŭ la statuto de UEA, ILEI rajtas havi Komitatanon A. Ekde 2013 Mireille GROSJEAN havas tiun oficon, kiu devigas ŝin iri al ĉiu UK. Jam de 1998 ŝi membras en la Komitato de UEA, unue nome de Svislando. Ŝi intense sekvis la elektojn de la estraro de UEA en 2019, post ricevo de sugestoj kaj premoj, ke ŝi kandidatiĝu por tiu instanco. Tamen ŝi decidis resti fidela al ILEI. Substrekindas tre favora fakto, ke eks-prezidanto de ILEI D-ro Duncan CHARTERS estis elektita nova prezidanto de UEA. Li mem estos la ligilo al la Ligo, la regula observanto de UEA en nia laboro. Kiel kutime ILEI havis sian standon en la enirhalo. En la apuda stando varbis kelkaj kebekanoj pri la UK en Montrealo, Kanado, en 2020 kaj ILEI povis paralele mencii sian Kongreson en Kanado same, en Kebekurbo. La distanco inter la du urboj estas 260 km. Bonvole pripensu pri salto al Kanado por viziti unue la ILEI-Kongreson kaj poste la UK-on. Komuna buso transportos vin senprobleme. La Tago de la Lernado estas kutima programero dum UK. Ĝi okazas marde kaj en Lahtio okazis tio, tamen en ne favora loko, tiel ke ne multaj IPR 19/319
— paĝo 20 de la PDF —
kongresanoj trovis la ĝustan lokon. Ni havis prelegon per skajpo de D-ino Hab. Ilona Koutny el Poznano, Pollando, kiu prezentis la gravan agadon de Prof. István Szerdahelyi kaj anoncis la komencon de unujara lertigado por instruistoj en la Universitato Adam Mickievicz. Ni ricevis informojn pri la instrusistemo de la gastiganta lando Finnlando fare de Sylvia Hämäläinen. D-ino Katalin Kováts prezentis du aliancanojn: ILEI kaj edukado.net kaj ilian harmonian kunlaboron. Mónika Molnár interesis la publikon pri la Freinet-pedagogio, kiu ebligas al infanoj kreski kaj akiri sciojn en trankvila kaj fruktodona etoso. François Lo Jacomo skizis la rilatojn inter ILEI kaj UNESKO. Pro la 70-jariĝo de la Ligo ni aŭdis la historion de la itala sekcio fare de Renato Corsetti kaj la historion de la usona Esperanto-movado fare de Duncan Charters. Granda danko iras al Marija Belošević, kiu organizis la programon de tiu grava programero de la UK. ILEI havas kadre de la UK kunsidon por informi la kongresanojn pri la vivo kaj laboro de la Ligo. Tiun kunvenon gvidis la prezidanto, kiu prezentis la diversajn facetojn de la sukcesoj kaj malfacilaĵoj de la Ligo. En tiaj kunvenoj homoj venas pro la loko, la kongresa temo, por partopreni en prelegoj kaj debatoj; ili venas al la kerno. Sed ofte la plej gravaj aferoj okazas en la koridoroj, inter la kongresanoj. Por ILEI okazis ankaŭ, ke la prezidantino Mireille Grosjean renkontis la prezidantinon de LIBE, la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. Temas pri Sinjorino Nedeljka Ložajić. Mireille proponis verki „kunlaboran interkonsenton”. Ŝi povis submeti ĝin al la estraro kaj poste prezenti tiun dokumenton en la kunsido de LIBE kaj post unu aldono la dokumento estis akceptita. Jen grava paŝo por ambaŭ Ligoj. La dokumento troviĝas en la ĉefpaĝo de ILEI. En Lahtio partoprenis Suzanne Roy, kiu respondecas pri la organizado de nia Kongreso 2020 en Kebekurbo. Kontaktoj okazis en pozitiva kaj efika etoso. Ni esperas havi tie grandan kaj buntan kongreson.
Nova retejo por lernantoj de Anna LOWENSTEIN (Unuiĝinta Reĝlando), anna.lowenstein@esperanto.org Ĉu vi aŭdis pri la nova facillingva retejo de UEA intencita por lernantoj? Se vi ne jam scias, vi trovos ĝin ĉe https//:uea.facila.org. Ĝi estas celita ne al instruistoj, sed al lernantoj – sed kompreneble multaj instruistoj jam trovas IPR 19/320
— paĝo 21 de la PDF —
ĝin utila, ĉar ĝi enhavas multajn mallongajn artikolojn taŭgajn por prezentado dum Esperanto-leciono. La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri la EOmovado, sed estas ankaŭ ĝeneralaj legaĵoj, facillingvaj filmetoj, kalendaro de estontaj kunvenoj kaj aliaj. Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblon komenti sub la artikoloj, prezenti sin en la paĝo „Niaj legantoj”, kaj sendi mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj agadoj. La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama vortlisto de Kontakto, nun reviziita. Aldonitaj vortoj rilatas plejparte al komputado kaj Interreto, dum estis forigitaj kelkaj vortoj, kiuj ne ofte estas bezonataj en tia retejo. La reviziita vortlisto troviĝas ĉe: https://uea.facila.org/vortlisto/. Ĉiuj artikoloj estas mallongaj kun ne pli ol 400 vortoj. Lernantoj ne volas legi longajn artikolojn! Nur la rubriko „Legaĵoj” rajtas akcepti iom pli longajn artikolojn, ĝis maksimume 600 vortoj. Uea.facila kunlaboras kun ILEI kaj Juna Amiko. Ĝi jam aperigis kelkajn artikolojn el Juna amiko, kies redaktoro kompreneble estas invitita reciproke utiligi artikolojn el uea.facila. Kiel la legantoj de IPR povas kunlabori kun la nova retejo? En pluraj manieroj. Plej grave, prezentu ĝin al viaj lernantoj kaj kuraĝigu ilin mem legi ĝin. Proponu al ili, ke ili sendu sian sinprezenton kun foto por la rubriko „Niaj legantoj”, kaj ke ili aldonu komentojn sub la artikoloj. Krome mi, kiel redaktoro, bonvenigos kontribuojn de la legantoj de IPR. Se estas malfacile por vi verki facile, ne maltrankviliĝu: mi mem volonte redaktos kaj simpligos artikolojn senditajn por uea.facila. Mi ĉiam tamen petos aprobon de la verkinto antaŭ ol aperigi redaktitan artikolon sub ties nomo. IPR 19/321
— paĝo 22 de la PDF —
Universitata kunlaboro en la instruado de Esperanto inter Ĉinio kaj Pollando de Ilona KOUTNY (Pollando) En 2016 ekestis la ĉinaj kontaktoj de la Interlingvistikaj Studoj de UAM kiam Xie Longfei, gvida profesoro el Pekina privata universitato vizitis Eŭropon por trovi universitatajn kontaktojn. En tiu oktobro Ilona Koutny, gvidanto de IS kaj ŝia edzo Zbigniew Galor veturis al Ĉinio kaj prelegis ne nur en la Pekina Lingva Universitato, kie Li Weilun instruas Esperanton kaj dum la Azia Kongreso, sed ankaŭ en la Zaozhuang-a Universitato (Provinco Ŝandongo). En ZU jam tiam okazis instruado de Esperanto fare de eksterlandaj kolegoj, kiuj instruis sian gepatran lingvon kaj Esperanton: la korea Bak Giwan kaj la japana Sasaki Teruhiro. En ZU funkcias ankaŭ tre granda kaj moderna Esperanta Biblioteko. ZU lanĉis 4-jaran EO-fakon en la studjaro 2018/19, kie 25 studentoj finis sian unuan jaron. Ankaŭ nun eksterlandaj e-istaj instruistoj kontribuas al la programo, i.a. d-ro Maciej Zięba, orientalisto el Pollando. La universitataj gvidantoj planas, ke kelkaj studentoj post bakalaŭriĝo povos daŭrigi siajn studojn en magistra nivelo en la pola Adam MickiewiczUniversitato, kie jam de 21 jaroj funkcias la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj. Ĉina delegacio alvenis en Eŭropon en julio 2019, post la UK ili veturis al Poznano, Pollando, por priparoli la kunlaboron kun prof. Ilona Koutny, gvidanto de IS. La 28-an de julio la rektoro de la Zaozhuang-a Universitato, Prof. CAO Shengqiang, kaj la vicrektoro de AMU, Prof. Ryszard Naskręcki, subskribis kontrakton pri kunlaboro inter la du universitatoj, kiu ĉefe celas la instruadon de esperantologio. Surfote: La rektoroj kaj Ilona Koutny antaŭ la statuo de la fama pola poeto Adam Mickiewicz en AMU IPR 19/322
— paĝo 23 de la PDF —
El la landoj kaj sekcioj Albanio Reago 2019-05-11: Hodiaŭ alvenis IPR-numero 1 de 2019, kie aperas via artikolo okaze de la 70-jariĝo de ILEI. Tre interesa. La „ŝlosilo” albana aperis dum 20 jaroj de la pasinta jarcento fare de inĝeniero Ĉefo FICO, la dua ŝlosilo aperis en la sepdekaj jaroj en Makedonio albanlingve fare de Husni ZEMOVSKI. Tria ŝlosilo pli ampleksa aperis en la naŭdekaj jaroj fare de Agim PERAJ. Dume albanoj disponas pri kvar sinsekvaj lernolibroj verkitaj de Vasil PISTOLI, Zef MJEDA, Bardhyl SELIMI kaj Gjergji GUSHO. La unuaj tri estas eldonitaj en kvanto de pli ol 1000 ekzempleroj. Regula instruado komenciĝis dum la sesdekaj jaroj kaj poste kontinue. Dankon pro via atento. Bardhyl SELIMI
Germanio Esperanto-kurso en ŝtata popola altlernejo La ŝtata popola altlernejo en Frankfurto ĉe Majno (VHS Frankfurt am Main) en majo okazigis Esperanto-kurson dum tri semajnfinoj (de la 4-a ĝis la 24-a de majo). La popola altlernejo en Frankfurto estas la plej granda tia institucio en la centragermana lando Hesio kaj danke al tio havis la eblon, tre grandskale kaj efike varbadi por la maja Esperantokurso. En la kurso partoprenis kvar personoj, el kiuj du estis germanoj, unu persono poldevena kaj unu el Alĝerio. La partoprenantoj interesiĝis interalie pri la lingvo mem, pri la internacia Esperanto-komunumo kaj la Esperanto-kulturo. Krom lingvolernado estis ankaŭ prezentataj specimenoj de Esperantaj muziko kaj literaturo. Oni lernis ankaŭ iomete pri la historio kaj aktualeco de la Esperanto-movado. La instruado mem okazis en la germana, sed jam post du instrutagoj la partoprenantoj mem ekuzis pli kaj pli Esperanton kaj fondis retan grupon por Esperanto-interŝanĝo. La kurso realiĝis laŭ iniciato de la kursestro Martin PTASIŃSKI (kiu samtempe estas kursestro por la pola kaj ĉeĥa lingvoj ĉe VHS Frankfurto), kaj la estrino de la lingva fakultato de VHS Frankfurto, kiu havas tre favoran IPR 19/323
— paĝo 24 de la PDF —
sintenon por nia lingvo. Estas planata daŭriga kurso (ekonta en novembro), kiu ankaŭ entenu komunan festadon dum la Zamenhof-tago 2019. El la kvar partoprenintoj jam du aliĝis definitive al tiu daŭriga kurso. Martin PTASIŃSKI (estrarano de AGEI)
Hungario 250+ FAKAJ ESPERANTO-VORTAROJ EN LA RETO! Pli ol 250 Esperantaj fakaj vortaroj kaj terminaroj estas troveblaj en la unika kolektaĵo de Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB, kiun ni prizorgas jam de multaj jaroj. La vortaroj kaj terminaroj estas libere uzeblaj, legeblaj kaj elŝuteblaj en interreto! Malavantaĝo de interreto estas ĝia nestabila karaktero, multaj materialoj en la reto ofte malaperas kaj estas forviŝataj, do retaj listoj kutime enhavas amason da mortaj ligoj. – En la aktivula grupo ĉirkaŭ la retejo eventoj.hu ni aktualigis la supran vortaran kolekton kaj ni faris sekurkopion pri multaj materialoj, ekde nun deponataj en nia servilo. Ni estas kontentaj, ke ĉiuj 300+ ligoj en la kolektaĵo estas aktualaj kaj atingeblaj. Adreso de la vortara kolekto: http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/ . SZILVÁSI László
Kroatio Esperanto – nemateria kultura heredaĵo La 11-an de februaro 2019 Esperanto ricevis gravan socian rekonon en Kroatio. Per dokumento de la Administrejo pri protekto de kultura heredaĵo, kiu funkcias ĉe la Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio, „la tradicio de Esperanto en Kroatio” ricevis statuson de nemateria kultura havaĵo kaj estis notita en la Registro de kulturaj havaĵoj ‒ Listo de protektitaj kulturaj havaĵoj sub la numero Z-7298. Tiamaniere Kroatio fariĝis la dua lando (post Pollando), en kiu Esperanto ricevis similan socian rekonon. La administrejo pri protekto de kultura heredaĵo preskribis aron da taskoj por konservi, diskonigi kaj protekti la menciitan havaĵon kaj eviti ĝian malaperon aŭ detruon. En ĝia dokumento troviĝas listo de 24 portantoj de la menciita nemateria kultura havaĵo, kiuj transprenis ĉiujn preskribitajn taskojn. Verŝajne la plej gravan rolon estonte ludos Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), kiu funkcias en Đurđevac kiel nacia Esperanto-arkivo. La arkivo kreskas jam kvardek jarojn, kaj precize en 2019 DEC malfermos sian novan sidejon. Pro la enorma kresko de la deponita arkiva materialo, helpe de eksterlandaj kaj enlandaj donacintoj, en 2017 estis entreprenita konstruado IPR 19/324
— paĝo 25 de la PDF —
de nova domo, en kiu la arkivaĵoj trovos sian taŭgan lokon. La domo estos oficiale inaŭgurita la 22-an de septembro per starigo de memortabulo al esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj ebligis ĝian konstruadon. La unuajn paŝojn en la diskonigo de Esperanto laŭ la kriterioj de la Administrejo pri protekto de kultura heredaĵo faris ankaŭ Bjelovara Esperantista Societo, kiu dum septembro organizos festadon kaj ekspozicion en la Urba muzeo pri „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar” kaj eldonos ampleksan plenkoloran monografion pri tiu jubileo, kiun financas la urbaj kaj departementaj instancoj. Marija JERKOVIĈ
Serbio Laŭ la spuroj de Tibor SEKELJ E-societo „Tibor Sekelj” el Subotica en sia agado lastatempe denove fokusiĝas al malfermo al la neesperantista mondo kaj allogo de novaj interesiĝantoj pri Esperanto. Ekde aŭtuno 2018 ni jam havis plurajn malfermajn kunvenojn, pli-malpli sukcesajn. En septembro 2018 en la Urba Biblioteko ni organizis prezenton de la „Muzeo de la homo” – noveldonita katalogo de la Urba Muzeo el Senta pri la heredaĵo de Tibor SEKELJ, okaze de la 30-a datreveno de lia forpaso. En novembro kaj decembro la ĉefaj temoj de niaj aranĝoj denove estis ligitaj al la fama verkisto kaj mondvojaĝanto Tibor SEKELJ. Fine de la jaro, kune kun la Politeknika Lernejo (faka mezlernejo), ni lanĉis konkurson por gelernantoj de bazaj kaj mezlernejoj en Subotica kaj ĉirkaŭaĵo por alvoki ilin legi iun verkon de Tibor SEKELJ (vojaĝpriskribon, romanon, novelon aŭ poemon) kaj, inspirite de la elektita legaĵo, verki unu aŭ pli da konkursaĵoj: literaturan (serbe aŭ hungare), pentroartan aŭ fotografaĵon. La konkurso finiĝis la 28-an de marto 2019 per solena premiado kun ekspozicio de ĉiuj verkoj en la Politeknika Lernejo. Krom la trilingva diplomo (Esperanta-serba-hungara) ĉiu gajninto ricevis donacojn ne nur de la Lernejo kaj de la E-societo, sed ankaŭ po unu libron de Tibor SEKELJ aŭ libron pri li, plejparte danke al la grandanima donaco de Erĵebet SEKELJ (Erzsébet SZÉKELY), lia vidvino. La E-societo disdonadis al la gajnintoj kaj iliaj mentoroj lernolibron de Esperanto de Antonije SEKELJ, frato de Tibor. La konkurson partoprenis 15 mentoroj kun 98 gelernantoj el 11 lernejoj. Entute alvenis 117 verkoj kaj 38 el ili estis premiitiaj per 1-a, 2-a aŭ 3-a premio, aŭ speciala mencio (en iuj kategorioj la ĵurio aljuĝis dividitajn, t.e. plurajn premiojn). La ekspozicio estis spektebla en la Lernejo dum 6 tagoj. IPR 19/325
— paĝo 26 de la PDF —
Pri la konkurso ni plurfoje informadis en amaskomunikiloj: en la solena malfermo de la ekspozicio partoprenis 2 lokaj TV-stacioj, la albumoj de ĉiuj verkoj estas publikigitaj sur Facebook-paĝo de la E-societo, ĉiuj informoj pri la konkurso aperis ankaŭ sur la retpaĝo de la Lernejo kun foto-albumo pri la ekspozicio kaj premiado.
Nia lasta malferma evento, informa-amuza programo okazis la 11-an de aprilo, tuj post la jarkunveno de la E-societo. Pli ol duono de la nemultnombra publiko estis nemembroj: interesiĝantoj aŭ simpatiantoj. La programo estis serblingva: unue raporto pri la Sekelj-konkurso kun fotoj de verkoj kaj video-registraĵo pri la premiado, kiun sekvis mallonga prezento de la Internacia Lingvo kun kvizo kaj kantado de esperantigitaj popolkantoj. La ĉeestantoj ricevis la tekstojn kun notoj, kaj Blanka LASLO, studento de violonĉelo, montris la melodion kaj poste akompanis la komunan kantadon de hungara, slovaka, kroata, franca, angla kantoj – Esperantlingve. Pere de la Sekelj-konkurso ni konatiĝis kun kelkaj mentoroj, kaj danke al tio, tri el ili volonte partoprenis ankaŭ la polan pentroartan konkurson „Pollando miaokule”, por infanoj de 5 ĝis 10 jaroj, por kio la tradukon de priskriboj kaj la sendadon realigis la E-societo mem. Ni atendas la rezultojn. Aranka LASLO
IPR 19/326
— paĝo 27 de la PDF —
Usono NASK 2019 Somera instruado de Esperanto en Usono, en nivelo de universitato, havas 50-jaran historion, kiun oni festis ĉi-somere ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), en Raleigh, Norda Karolino. La kursaro okazis ĉe la Universitato William Peace, historia loko en la urbocentro de Raleigh, kiu mem estas historia urbo en Usono. Partoprenis 88 lernantoj, ĉefe el Usono (sed ne entute), kaj teamo de 10 homoj (instruistoj kaj gvidantoj). Sub la administrado de Ellen EDDY, instruis István ERTL, Bertilo WENNERGREN, Birke DOCKHORN, Alena ADLER kaj Hans BECKLIN. Gastprelegis pri instruado de Esperanto D-ro Duncan CHARTERS kaj Thomas ALEXANDER. Oni prezentis du Superajn kursojn (unu pri lingvo kaj literaturo, unu pri gramatiko), du Meznivelajn (unu pri gramatiko kaj unu pri scenaj artoj), kaj unu Postbazan. Brian HARMON estis la help-instruisto, kiu prizorgis eksterlecionajn eventojn, kaj mi ĉeestis kiel ĝenerala organizanto kaj helpanto. La grupo ĉi-jare estis rekorde granda en la tuta historio de la programo.
IPR 19/327
— paĝo 28 de la PDF —
Universitata somera instruado de Esperanto en Usono unue okazis en North Adams, Masasuĉeco, en 1969, kie Duncan CHARTERS instruis. La kursaro, kiu nun havas la nomon NASK, komenciĝis en San-Francisko, Kalifornio, sub la gvidado de Cathy SCHULZE, en 1970. Ĝi fariĝis konata kiel „La SanFranciska Kursaro” kaj restis en la sama urbo ĝis 2001. Post tiu jaro ĝi iris al kelkaj diversaj lokoj en Usono, kaj unufoje en Kanado, ĝis decido resti en Raleigh pro la bonaj rimedoj (loĝado, manĝado, klasĉambroj, vifio, proksimo al restoracioj kaj butikoj ktp). NASK estos en Raleigh minimume ĝis 2022. En la komenco la somera kursaro estis oficiala universitata kurso, valida por apliko al diplomo (t.e., usone, „por-kredita”) kaj tri-semajna. Sed montriĝis finfine ke la kosto estas neeltenebla (oni devas krompagi por tia „kredito”) kaj malmultaj homoj kapablis liberiĝi por tri-semajna foresto somere. En 2011 ĝi fariĝis universitata „lingvo-seminario”, 8-taga, kaj ekde tiam spertas konstantan kreskon. Ĉi-jare estis eksterordinare kaj pro la festado de la 50-a jaro (por kio estis granda kuko kaj fest-paroladoj de Duncan CHARTERS, Derek ROFF kaj Ellen EDDY), kaj pro la ĉeesto de du gravaj gastoj: la fratinoj Margaret ZALESKIZAMENHOF kaj Hanna ZARUSKI-ZAMENHOF, pranepinoj de d-ro Zamenhof mem. Margaret estis lernanto kaj eĉ ekzameniĝis laŭ KER dum la kursaro. Hanna kaj la edzo, kiuj loĝas en Usono, venis kaj gastis dum la unuaj du tagoj. En la enkonduka kunsido, Hanna kaj Margaret bele prezentis sin al la grupo. En la dua vespero, ili prezentis (anglalingve, pro tio ke Hanna ne parolas Esperanton) programon pri la familiaj perspektivoj rilate al la historio kaj filozofio de Esperanto kaj la rolo de la praavo. Hanna iom detale parolis pri Homaranismo kaj vekis sufiĉan intereson pri la temo kaj la ideo. Sub gvidado de Katalin KOVÁTS kaj Duncan CHARTERS, dek homoj ekzameniĝis laŭ KER – unu je B1 kompleta, du je B2 kompleta, unu je B2 parola, 5 je C1 kompleta kaj 1 je C1 parola. Indas mencii, ke Katalin ĉeestis ĉi-foje kiel partoprenanto, ne kiel instruisto… kaj finfine ricevis diplomon pri sukcesa lernado en la Usona kursaro. En 2020 la Usona kursaro estos nur 5-taga, kun nur 3 niveloj, kaj ni antaŭvidas malpli grandan grupon. Ni supozas, ke multaj homoj en Usono kaj Kanado elektos inter NASK kaj la UK en Montrealo. Lee MILLER
IPR 19/328
— paĝo 29 de la PDF —
Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI AKROSTIKO 1 Nomo de la redaktoro de Juna Amiko ………………………………………….. Individua nomo de la dua gajninto de la premio Maŭro la Torre ……………… ………………………………………………………………………….. Fama EO-instruisto kaj pedagogo ………………………………………………. Eta iberia teritorio nek hispana nek portugala ………………………………. Devenlando de la eks-prezidanto de ILEI Maŭro la Torre ……………… Aro de tekstaj artaj verkoj ………………………………………………………….. Teksto, kiu priskribas devigajn agojn ………………………………………….. LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI
Maksima poentonombro: 8
AKROSTIKO 2 Lando, kie kreiĝis ILEI-sekcio en 2018 ……………………………………….. Tanganjika kaj ………….. formis novan ŝtaton Tanzanio en 1964 Tre granda ……………………………………………………………………………….. Ne volas ………………………………………………………………………………….. Lando de la ILEI-Konferenco en 2011 …………………………………………. Lando, kie kreiĝis ILEI-sekcio en 2018 ………………………………………. Urbo de la ILEI-Konferenco en 2013 ………………………………………….. La ……………… estas nia himno. Pli forta ol komplimento ……………………………………………………………. Litero ne esperanta …………………………………………………………………… . ……ulo, tamen ne ulo, sed tero LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI
Maksima poentonombro: 11 IPR 19/329
— paĝo 30 de la PDF —
AKROSTIKO 3 Urbo de la Universala Kongreso 2018 …………………………………………. Nomo de la gajninto de la unua premio Maŭro la Torre ………………… Afrika lando, kie situas lernejo, kie 600 lernantoj studas Esperanton . Nova nomo de la budapeŝta ekzamencentro, antaŭe ITK. ………………. Plej vasta lando en la mondo, tamen sen ILEI-sekcio ……………………. Digna gazeto ……………………………………………………………………………. Aperis post Volapuk …………………………………………………………………. LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI
Maksimuma poentonombro: 8
AKROSTIKO 4 Urbo de la unua ILEI-Kongreso (ne Konferenco) …………………………. Fino de rakonto ………………………………………………………………………… Ĝenro literatura ………………………………………………………………………… Ampleksa novelo ……………………………………………………………………… Imitado de natura bruo ………………………………………………………………. Etega lando ……………………………………………………………………………… Okcidenteŭropa duoninsulo ……………………………………………………….. Svisa urbo, kie situas CDELI: centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia (sen artikolo) ……………………………………………….. LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI
Maksimuma poentonombro: 9
IPR 19/330
— paĝo 31 de la PDF —
Dialogo inter Luiza CAROL kaj Mirejo GROSJEAN
DEK JAROJ EN ESPERANTO-LANDO – parto 8 En aprilo 2015 Luiza verkis eseon, rande de kiu Mirejo komentas kaj faras demandojn, kiujn Luiza respondas. La unuaj 7 partoj aperis en antaŭaj numeroj de IPR. Tiu ĉi estas la lasta parto. LA ESPERANTISTA TURISMO Antaŭ 10 jaroj mi opiniis, ke la plezuro de ajna vojaĝo tute ne dependas de la lingvo en kiu oni parolas dume. Mi malsamopinias nun. La apartajn ecojn de la esperantista turismo ne igas la lingvo mem, sed la esperantista komunumo. Sincere, dum miaj (ne tre multaj, bedaŭrinde) spertoj pri esperantista turismo, oni ofte krokodilis, aligatoris kaj eĉ kajmanumis! Ne gravas. Esperantisma turismo estas por mi aparte ĝuinda sperto, sendepende de tiaj detaloj. La esperantista turismo okazas en aparta etoso, ĉar ĝi estas precipe socia evento. Ĝia unua celo estas krei kaj plifortigi amikecojn inter homoj el diversaj landoj. Certe, oni kune admiras pejzaĝojn, spektas koncertojn kaj diverstipajn spektaklojn, vizitas muzeojn, historiajn lokojn, aŭskultas prelegojn ktp. Sed intertempe oni interŝanĝas impresojn, opiniojn, oni konatiĝas kun pensmanieroj kaj vidpunktoj de alilandanoj, oni larĝigas sian mensan horizonton… Ĉu tio ne okazas ankaŭ dum ne-esperantistaj ekskursoj? Kelkfoje ja okazas, sed nur hazarde kaj malofte. Antaŭ kelkaj jaroj, mi partoprenis esperantistan ekskurson, dum kiu oni vizitis i.a. belegan botanikan ĝardenon apud la Morta Maro. Troviĝis tie centoj da specioj de arboj el ĉiuj kontinentoj krom Antarktiko. Neniu natura arbaro povus enhavi tiom malsimilajn speciojn de arboj; nur artefarita arbaro (t.e. botanika ĝardeno) povus aspekti tiele. La pejzaĝo antaŭ niaj okuloj estis unika kaj arteca kaj ŝajnis al ni kvazaŭ metaforo pri la lingvo Esperanto. Ni entuziasmiĝis, faris multegajn demandojn al la maljuna ĉiĉerono, kiu diris al ni: „De pli ol 30 jaroj mi ĉiĉeronas tra tiu ĉi ĝardeno. Tiom scivolemajn kaj entuziasmajn turistojn mi neniam vidis. Plej ofte la turistoj tediĝas pri miaj klarigoj post nur 10-15 minutoj kaj demandas min, kie troviĝas restoracio, ĉar ili jam volas manĝi. Studentoj pri biologio venas ĉi tien por studi la arbojn kaj faras al mi fakajn demandojn. Sed ili ne interesiĝas pri rakontoj kaj legendoj ligitaj al tiuj arboj kaj apenaŭ ĝuas la belecon de la loko. Via grupo malsimilas ĉiujn aliajn grupojn, kiujn mi konis. Kiuj vi estas? De kie vi venas?” Dum ĉ. duonhoro ni rakontis al la maljunulo pri Esperanto kaj pri la IPR 19/331
— paĝo 32 de la PDF —
Movado. Li diris, ke li uzos Vikipedion por akiri pli da informoj pri nia grupo. Mi povas rakonti ankoraŭ unu personan sperton. Antaŭ la jaro 2005 mi jam vizitis la svisan alpmontaron minimume 10 fojojn kun mia familio. Ĉiufoje ni restis tie po ĉ. monaton kaj promenis tie perpiede, per trajno, per buso, per aŭto, per boato… Tial mi opiniis, ke mi bonege konas la svisajn kantonojn. Ĉu mi vere konis ilin? Ho, evidentiĝis, ke tute ne… En aprilo 2005 mi esperantistiĝis kaj en oktobro 2005, kiam mi vizitis denove la svisan alpmontaron…, mi ne plu estis simpla turisto, sed „esperantista turisto”. Kiam mi eniris la luitan apartamenton, mi trovis sur la tablo ĉokoladon kaj la bultenon de la Svisa Esperantista Societo, kune kun invitletero en Esperanto… Ekde tiam la telefono ne plu restis muta. La poŝtkesto ne plu restis malplena. La svisaj kantonoj ekmalfremdiĝis por mi… La tuta mondo ekmalfremdiĝis por mi iomete… Mi komencis kompreni la miraklan fenomenon, kiun ĉiuj esperantistoj spertas pli aŭ malpli frue: la esperantista komunumo, kiu estas nur et-eta procento el la tutmonda loĝantaro, kapablas tamen doni la senton, ke la tuta mondo estas malpli malamikema kaj malpli fremda ol oni supozis… La ne-esperantistoj ofte demandas min: Ĉu vi ne uzis la francan kaj la anglan dum viaj vojaĝoj tra la svisaj kantonoj antaŭ la jaro 2005? Ĉu vi ne daŭre uzas ilin nun? Mi jesas. Mi ja uzis kaj daŭre uzas tiujn lingvojn por mendi apartamenton, aĉeti manĝaĵon, informiĝi pri la trajnhoraro ktp. Mi neniam sentis min muta en la svisa alpmontaro. Sed geamikojn mi trovis pere de Esperanto. Eĉ miajn nunajn ne-esperantistajn svisajn geamikojn (francparolantajn) mi ekkonis danke al komunaj esperantistaj amikoj… Kara Luiza! Kiom bele vi priskribas la amikajn rilatojn kaj la fidon, kiuj regas inter esperantistoj. Fakte tio estas kvazaŭ miraklo. Mi komplete samopinias kun viaj diroj. Mi kutimas diri al ĵurnalistoj dum intervjuo: mi uzas la anglan por aĉeti flugbileton; per Esperanto mi havas geamikojn. La „gusto” en la rilato estas tute alia. Mi dirus eĉ pli: en 1985 mi unuan fojon vojaĝis al Japanio kun mia edzo kaj niaj du filinoj. La komunikado per la angla kun japanoj estis magra, tre magra. Ni estis tre frustritaj, ne ricevante respondojn al niaj demandoj. Post reveno al nia laborloko en Svislando, ni vidis ekspozicion pri E-o kaj lernis la lingvon. Do mi esperantistiĝis pro Japanio, por Japanio, per Japanio kaj tra Japanio. Poste mi reiris al Japanio en 2007, en 2008-2009 dum 6 IPR 19/332
— paĝo 33 de la PDF —
monatoj kaj en 2012 dum 3 monatoj, kaj spertis tre fruktodonajn kontaktojn per Eo. Plie okaze de miaj multaj vojaĝoj mi konatiĝis kun homoj, kiuj tre detale kaj adekvate priskribis al mi sian landon, sian kulturon. Tiajn personojn mi nomas PONTOJ. Por esti PONTO iu persono devas unue bone koni sian regionon, sian kulturon. Due li aŭ ŝi devas havi pozitivan rilaton al ĝi, devas fieri pri ĝi. Trie li aŭ ŝi devas havi emon kaj kapablon transdoni siajn konojn pri sia kulturo. Mia unua PONTO estas Majstro Ikeda, kiu instruis al mi ne nur aikidon sed multon pri la japana kulturo. Per benina amiko elstara PONTO mi povas iom post iom kapti faktojn, impresojn kaj sentojn pri Afriko. En Nepalo mi trovis junulon, kiu same ebligas, ke mi komprenu la esencon de lia lando. Ktp. Pri miaj PONTOJ vidu en mia blogo jenon: https://mirejo3.blogspot.com/2014/11/ponts-pontoj.html Luiza: Mi nepre devas rakonti ĉi tie pri unu el la plej nekutimaj spertoj en mia dekjara esperantista vivo. Temas pri la kurseto „Kultura vojaĝo en Vjetnamio”, kiu ekfunkcias ekde decembro 2011 en la paĝaro de edukado.net. Ĝi estas „virtuala esperantista turismo”, interaktiva kaj plej moderna el teknika vidpunkto. Akompana diskutejo faciligas la rektan kontakton kun la vjetnamaj ĉiĉeronoj kaj interŝanĝojn de opinioj inter kursanoj. Belegaj bildoj kaj aldonaj filmetoj faciligas konatiĝon kun buntaj vjetnamaj tradicioj. Por mi ĝi estis eksterordinare ĝojiga sperto! Pere de interretaj ligiloj mi spektis koncertojn kaj dancospektaklojn, pupspektaklojn, admiris belegajn pejzaĝojn, lernis pri nekonataj plantoj kaj bestoj, ĝuis emociplenajn popolrakontojn, konatiĝis kun vjetnama pentroarto kaj ceramik-arto, informiĝis pri la vjetnamaj festoj, manĝaĵoj ktp. Sed plej gravas, ke miaj rilatoj kun vjetnamaj geamikoj plifortiĝis dum la ses monatoj de la kurseto. Lando, kiun mi neniam vizitis kaj kiu ŝajnis al mi tute fremda antaŭ tiu kurseto… subite eniris mian koron kaj ekde tiam mi amegas ĝin! LA EDUKA VALORO DE ESPERANTA KULTURO Antaŭ 10 jaroj mi opiniis, ke estus tute nerealisme kaj malracie supozi, ke lingvo kapablus plibonigi la mondon. Kaj kion mi pensas nun pri tio? Mi opinias, ke la kontakto kun la Esperante parolanta komunumo plibonigis mian propran vivon. Ĉar lingvo ekzistas pere de komunumo kaj ĝia kulturo, mi ja povus diri, ke sen la lingvo Esperanto mia propra vivo estus malpli ĝoja kaj malpli interesa. Ĉu Esperanto kapablus plibonigi la vivon de la tuta homaro? Al tiu ĉi demando respondos la homaro mem, dum la ontaj jarcentoj. Niatempe la esperantistoj kutime opinias, ke ĝi ja estas IPR 19/333
— paĝo 34 de la PDF —
pliboniganta iliajn proprajn vivojn. Do, ĝi ja kapablas plibonigi la vivon de tiuj, kiuj libervole elektas eklerni ĝin. Oni povus aserti la samon pri muziko, pri sporto, pri saniga kaj bongusta kuirado ktp. Ĉu la Esperanta kulturo havas edukan valoron? Por mi mem ĝi ja pruviĝis edukvalora. Miaj propraj esperantistaj spertoj igis min pli optimisma kaj pli amikema, larĝigis mian mensan horizonton, kreskigis mian vivoĝojon, igis min pli kreema, pli kuraĝa… Pro tiuj ŝanĝoj en mia vivo, mi ja fidas je ĝia eduka valoro. Kara Luiza! Jes, uzante nian lingvon ni ekkonas aliajn kulturojn kaj akiras pli da toleremo kaj solidareco. Mi devas konstati, ke ne ĉiuj esperantistoj estas anĝeloj honestaj, ĉar ni ĉiuj estas homoj. Tamen la plimulto de ili estas gastigemaj kaj malfermitaj. Gastante ĉe multaj esperantistoj mi ĉiam sekvis iliajn sugestojn kaj konsilojn por organizi miajn vizitojn kaj ekskursojn, kaj ĉiam mi estis kontenta pri tio. Iliaj klarigoj pri sia kulturo enorme riĉigis min kaj edukis min al pli da toleremo kaj malfermiteco. (somero 2015 por la origina teksto de Luiza)
Duncan Charters parolas en la 52-a Kongreso de ILEI IPR 19/334
— paĝo 35 de la PDF —
Kelkaj notoj pri instruado de lingvoj, precipe de Esperanto, en bazlernejoj en Ĉeĥio de Josef VOJÁČEK (Ĉeĥio) (teksto el 2015) Ekde la lernojaro 2013/2014 estas en bazlernejoj kaj mezlernejoj instruataj du fremdaj lingvoj. Preferata kiel la unua lingvo estas la angla de la tria klaso. La plua fremda lingvo estas instruata en la 7-a, 8-a kaj 9-a klasoj. S-ano Viktor DVOŘÁK iniciatis laborgrupeton por ebligi envicigon de Esperanto en la grupon „plua fremda lingvo”. Por Esperanto estis ellaborita „Normo” (kia ekzistas por ĉiu instruata lingvo), kiu difinas sciojn de lernantoj fine de ĉiu lernojaro. Por ĝi estis uzita la lernolibro de Stano Marček Esperanto per rekta metodo. Laŭ ĝi estis ellaborita ankaŭ instruprogramo por la lastaj tri klasoj de la deviga instruado. Do, la materialoj estas preparitaj. Pri tio, kiu lingvo estos instruata kiel plua (la dua) fremda lingvo, ne decidas la ministerio, sed la direktoro de lernejo. Kaj lia decido estas influata de la intereso de la lernantoj, aŭ pli precize, de iliaj gepatroj kaj de tio, ĉu por la lingvo estas instruisto. Tiuj estas la ĉefaj problemoj. Instruistoj aŭ instruantoj de Esperanto en Ĉeĥio estas fakte amatoraj, ĉar ne estas ĉe ni eblo akiri akreditecon por instruado de Esperanto. Kompreneble, estas kursoj en AMU en Poznań, sed mi konas neniun en Ĉeĥio, kiu povus aliĝi al tiu studado. Eĉ se estos instruisto (nun ne estas tiom strikte postulata la akrediteco), estus preskaŭ miraklo, kiam inter gepatroj estus tia intereso pri instruado de E-o, ke la direktoro decidu instrui ĝin kiel duan lingvon. Tamen estas grave havi preparitajn materialojn por la instruado de E-o. Verŝajne en ĉiuj landoj de EU estos similaj postuloj, do necesos havi ian normigitan programon kaj lernolibron, ankaŭ elektitan instrumetodon. Tiam estus bone pritrakti, kiun libron rekomendi. Tiu de Stano Marček, kiu ekzistas en multaj lingvaj variantoj, kaj ĝuste la uzita rekta metodo estas rekomendindaj. Tion devus pripensi kaj landaj sekcioj de ILEI kaj landaj asocioj por unueca preparo de instruado de Esperanto. Tial mi sendas ĉi tiujn notojn por diskuto en la UK en la programo TAGO DE LERNADO kaj plua komuna traktado dum la venontjara ILEI-konferenco kaj UK en Nitra en Slovakio. En la UK de Lille partoprenas grupo de ĉeĥoj, do certe estos trovebla iu, kiu povos ion kompletigi aŭ klarigi, se estos necese. IPR 19/335
— paĝo 36 de la PDF —
Noto de Mireille GROSJEAN: Ekde aprilo 2016 kuŝas tiu teksto en mia komputilo. Hodiaŭ (2019-07-29) mi volas reagi: Instruado de Esperanto okazas en ĉiuj anguloj de la mondo, en plej diversaj klasoj kaj regionoj, en plej diversaj instrusistemoj. La postuloj de la ministerioj pri edukado varias. La elekto de iu „norma” lernolibro varias. Pri tio mi povas doni ekzemplon: mi miris, kiam mi instruis Esperanton en Benino al cento de personoj, kiuj povis dum horo mem studi elektante lernolibron same kiel oni elektas libron en biblioteko. Neniu elektis la libron de Stano Marček… Mi ne scias kial, sed estis fakto: ili elektis lernolibron de SAT-amikaro, kiun mi taksus malnovstila… Jen surprizo por mi. Do aserti, pro la fakto, ke tiu libro estas tradukita al proksimume 40 lingvoj, ke tiu libro konvenas al la tuta mondo, estas troigo. En via teksto vi mencias instruprogramon ekzistantan surbaze de tiu lernolibro. Mi tre ŝatus ricevi ĝin. Povus esti, ke kaj la libron kaj la instruprogramon ni povus rekomendi en Eŭropo ekzemple. Vi mencias, ke iu lernejestro rajtas decidi pri la dua lernota fremda lingvo. Tio koncernas nur vian landon Ĉeĥio. En aliaj landoj la decido ne estas tie, sed ĉe la tutlanda ministro aŭ kantona estro en Svislando ekzemple, do je provinca nivelo. Do la instruaŭtoritatoj malsimilas de lando al lando kaj ni devas scii kaj konsideri tion. Ni ĉiuj sekvas la evoluon de la projekto „Multlingva Akcelilo”, kiu evoluas en grupo de landoj ĉirkaŭ Slovenio. Laŭ tiu programo instruistoj de aliaj lingvoj povos instrui Esperanton. Kadre de tiu programo la gvidantoj ankaŭ preparas instruplanon, metodikon kaj instrumaterialon. Do ni ĉiuj senpacience atendas la finon de tiu projekto kaj la prezenton de ĝiaj rezultoj. Resume mi substrekas, ke la apero de instruprogramo detale prilaborita estas deziro de multaj instruantoj kaj instruistoj de Esperanto, kaj ILEI scias tion. Mi dankas vin, ke vi puŝas la Ligon al ekago. Ĉu la afrikaj kandidatoj al „Esperanto-Instruista Trejnado” (EIT) produktos ion tian kaj kontribuos al tio? Estus bona paŝo, tamen tia laborgrupo devus enteni pedagogojn el diversaj landoj kaj kontinentoj pro la fakto, ke ILEI laboras mondskale. Jen pripensinda afero. Tio ne malebligas, ke vi paŝu antaŭen en via lando! Mireille GROSJEAN, prezidanto de ILEI
IPR 19/336
— paĝo 37 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Unika (Yuro Jung). Observanto de TEJO ĉe ILEI: Karina Oliveira. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire, Marie-Sylvie Julian, Emmanuel Desbrières. kaj aliaj
IPR 19/337
— paĝo 38 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko. Tio kostas por A-landanoj 32 EUR kaj por B-landanoj 18 EUR. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna Amiko akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Nova peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kiu zorgos pri vidhandikapitaj membroj de ILEI kaj abonantoj de la tekstaj versioj IPR kaj JA, estas Vjaĉeslav Suslov, rete: gloro59@yandex.ru. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aŭgusto 2019, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de oktobro 2019.
IPR 19/338
— paĝo 39 de la PDF —
Grupoj de partoprenantoj de la 52-a ILEI-Kongreso
IPR 19/339
IPR 2019/4
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 49 – trimonata
IPR or
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Redakta komitato: pes Jozsef Nemeth (red.) Luiza Carol
Mireille Grosjean
Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek
Kunlaborantoj
de la aktuala numero: Luiza Carol
Flavia Della Rosa Mireille Grosjean Sylvia Hamalainen
A. Fabian Jimenez Ilona Koutny
Stefan MacGill
Rob Moerbeek
Jozsef Nemeth = Luigia Oberrauch Madella E Luch Ofer
Rita Rossler-Buckel Grazyna Szubryczyfska Dietrich Weidmann
= “ral san e [ dey vp Tu = “Ie Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
sx kn 1 ss
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO
Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ……………sssseeesessessneneeeeenenenennnennenanankenntntkkireetas 3 Ilona KOUTNY: Pliaĝuloj en la universitata instruado………………….ŝneineieinssnenesneiin 4 Jozsef NEMETH: Duono de duonjarcento en la redaktora seĝo ……………………….. lH Kelkaj ideoj pri la vivo kaj agado de ILEI (Komisiono de ILEI pri Univ. Agado) 20 El la eldonaktivado de niaj sekcioj (Mireille GROSJEAN) ……………seseseseessessneeneeeo 21 Mireille GROSJEAN: Konsilio de Eŭropo: 70-jara strukturo ……………….. iei iniii 22 Lertigi geinstruistojn kaj/aŭ enkonduki EOn en lernejojn (M. GROSJEAN)………… 24 La sep veraj privilegioj de instruisto (tradukis Mireille GROSJEAN)…………………. 25 Dietrich WEIDMANN: Nia planedo dronas en plastorubo ………………….icceic iiel 29 Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI — parto II. (M. GROSJEAN) ……… 32 Mireille GROSJEAN: La nepala lingvo malaperas en Nepalo… …………eenee seine 34 Sylvia HAMALAINEN: Instruado de Lingvoj en Finnlando………………………iccioi 36 Grazyna SZUBRYCZYNSKA: Esperanto en bazlernejo n-ro 35 en Torun (PL)…….. 39 El la landoj kaj sekcioj (DE, ES, HU, IT) …………………….. sees see ssesseeseeeseeeeeneeeeeeeo 42 La 53-a ILEI-Kongreso en Kanado – programskizo kaj aliĝilo ………………………… 48 Juna Amiko bezonas vin! (Stefan MACGILL) ………………..seeesesessneeneseseeenesnesenetas 52 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj …………………..esseeeeessesseeseeenseseeneeeseeeeneeseeeio 52 ESTRARO DE LA LIGO
Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. «mirejo.mireille(dgmail.com~. Tel. hejma (141) 32 932 18 88, portebla (41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI.
Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. «iecolling(Jyahoo.com.br». Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto
Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (77) 8352-648531, portebla: (–7) 919-670-25-34.
«lena espero(Qmail.ru».
Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. «ilei.kasisto(dgmail. com». Tel. hejma (F 510) 653 0998.
Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (1374) 055-27-99-06.
«karinko arm(Qmail.ru»
Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, 9-11, Asahicyou 3, Kawagoe, Saitama JP-3501126, Japanio. Tel. poŝ.: (H81) 70-5569-6771. «yurjun(AOst.amu.edu.p5». Reta komunikado, kongresaj aferoj, TEJO.
Estrarano: Radojica PETROVIC, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio. Tel. hejma (7381) 32 371053. «radojica.petrovic.rs(Qgmail.com.
IPR 19/4»2
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE!
Membroj:
Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah
Renato Corsetti, Britio/Italio, Universita degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE!
Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE’
Aloyzas Gudaviĉius, Litovio, Ŝiauliy universitetas
Boris Kolker, Usono; AdE!
lNlona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE’
Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario
Aleksandr Melnikov, Rusio, AkaneMHA ĈeJbCKOXO3- sŬcTBeHHOFO MarmmHocrpoeHHs
Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu
Balazs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudomanyi Intezet
!AdE — Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: nia redaktoro, Jozsef NEMETH el Hungario, unu el la du novaj Honoraj Membroj de ILEI, „Duono de duonjarcento en la redaktora seĝo” (vd p. 11). Grafikisto: Luch OFER (Israelo)
Sur la dorskovrilo: Esperanto en bazlernejo n-ro 35 en Toruh (Pollando) (vd p. 39).
Enkonduko
Karaj legantoj,
Jen la lasta numero de nia jubilea jaro. Ĉi tiu numero estas pli ampleksa ol la tri aliaj de la jaro, por atingi la suman kutiman paĝonombron de 178 jare. Per tiu strategio ni povas sendi la tri pli malpezajn numerojn ĵe pli malalta afranko.
Si
Ni festas per ĉi tiu numero la mirindan laboron de nia redaktoro Jozefo Nemeth. Do la redakta laboro venas sub lupeon, vi ekscios multon pri la „kuirado” de nia organo. Elkoraj dankoj abundas por li, nia fidela kunlaboranto.
Aperas ĉe la horizonto la jaro 2020 kun nia 53-a Kongreso en KEBEKURBO, ĝuste antaŭ UK, ambaŭ en KANADO. Nia estrarano William Harris vizitis la universitaton Laval, kie ni kongresumos. La programo aperas, la aliĝilo enestas. Do ek al aliĝo! Ek al salto al Ameriko!
En Kebekurbo ni havos ludvesperon MALKOVRU AMERIKON!
Bonan legadon !
Via prezidanto, Mireille GROSJEAN
IPR 19/473
— paĝo 4 de la PDF —
Pliaĝuloj en la universitata instruado
Kunlaboro inter diversaĝuloj kadre de la Interlingvistikaj Studoj de UAM
de Ilona KOUTNY, Interlingvistikaj Studoj, UAM, Poznano
lona KOUTNY naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 vivas en Pollando. Diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eotvos-Universitato (ELTE, HU) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan F ~ (UAM, PL). Ŝi instruis Esperanton dum jardeko ĉe la
Esperanto-fako de ELTE. Longe ŝi okupiĝis pri komputa
lingvistiko. Nun ŝi estas profesoro en UAM, estras la Hungaran Katedron kaj gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn, kie ŝi prelegadas pri internacia kaj interkultura komunikado kaj esperanta lingvistiko. Pretigis kelkajn vortarojn (Hungara- Esperanta meza vortaro kun I. Szerdahelyi, trilingvajn laŭtemajn etvortarojn). Membro de la Akademio de Esperanto (1998-2016), profesoro de AIS, ikoutny(Jamu.edu.pl; http://www.amu.edu.pl/\~interl/
Resumo: Esperanto havas sian edukan rolon en la procezo lernado dum la tuta vivo, ĝi povas aperi en diversaj niveloj de la oficiala instruado ekde la elementa lernejo ĝis la universitato kaj dum kursoj. La kaŭzoj kaj celoj iom diferencas. Krom la celo komuniki kun diverslandanoj, ĉe pliaĝuloj aldoniĝas motivo pasigi la libertempon kaj ekzerci siajn mensajn kapablojn.
La artikolo prezentas kiun rolon Esperanto havas en la universitatoj de la tria aĝo kaj speciale la kunlaboron de diversaĝuloj kadre de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, kie entuziasma lernemo kaj matura sperto bone harmonias pro la komunaj interesiĝo kaj ideoj.
1. (Lingvo)instruado kaj lernado dum la tuta vivo
La oficiala instruado de lingvoj okazas sur diversaj niveloj kadre de la eduka sistemo: a) ĝi komenciĝas en la elementa lernejo, pli kaj pli frue (en Pollando jam en la unua klaso), kaj plej ofte per la angla; b) ĝi daŭras en la mezlernejo, kie ofte jam du lingvoj estas devigaj: al la angla aldoniĝas la
IPR 19/4»74
— paĝo 5 de la PDF —
elektita alia lingvo; c) se iu studas en supera lernejo ion ajn, li aŭ ŝi kutime havas lingvokursojn aŭ almenaŭ devigajn lingvoekzamenojn (kiel en Hungario, kie havi ŝtatajn ekzamenojn el du lingvoj estas kondiĉo por akiri diplomon), iuj elektas lingvofakojn (germanan, francan ktp. filologiojn).
Nuntempe jam estas neevitebla la kontakto kun diversaj lingvoj, ĉar eksterlandaj vojaĝoj iĝis pli atingeblaj, sed eĉ se ni restas hejmlande, diversaj filmoj kaj produktoj konsciigas nin pri la diverseco de lingvoj kaj la neceso scii fremdajn lingvojn.
Memvola lernado, krom la oficiala edukado, povas okazi dum la tuta vivo kadre de lingvokursoj aŭ memstare, ja ekzistas materialoj, ne nur libroj kaj vortaroj, sed eĉ multmediaj (kun voĉo kaj bildoj, kelkfoje eĉ kun filmetoj), sur DVD aŭ rete atingeblaj.
La universitato de la tria aĝo (UTA) estas speciala institucio, kiu okupiĝas pri la instruado de pliaĝuloj (55-44). Ĝi havas jam longan tradicion en Pollando: ekzistas el ili ĉ. 400 kaj ĉ. 90 000 personoj sekvas en ili diversajn kursojn (Jaroszewska 2012). La lingvokursoj estas popularaj (vd. 3.).
2. Lingvolernado kaj Esperanto
Estas interese esplori la kaŭzojn de lingvolernado kaj la progreson en lingvolernado en kunteksto de la lernata lingvo kun speciala atento al la internacia lingvo Esperanto kaj koncentriĝante al la pliaĝuloj.
2.1. Motivoj kaj celoj de lingvolernado
e por laborceloj (komerco, politiko, scienco ktp.);
e komunikado kun alilandanoj — dum vojaĝoj aŭ en retaj kontaktoj (diskutforumoj pri intereskampoj );
e ekkono de aliaj kulturoj (muziko, filmoj, literaturo ktp.);
e parencoj, amikoj eksterlande.
Ĉe pliaĝuloj aldoniĝas du aliaj motivoj:
e ekzerci, konservi la mensajn kapablojn: ĉe 5999 de la demanditaj pliaĝuloj (Jaroszewska 2013) e libertempa okupo (klubkunvenoj).
La kutime lernataj fremdaj lingvoj — post atingo de certa nivelo — povas plenumi la celojn de la lingvolernantoj. Apliko en laboro aŭ ekkono de aliaj kulturoj kutime postulas pli altan lingvonivelon ol baza komunikado
IPR 19/475
— paĝo 6 de la PDF —
eksterlande por turismaj celoj aŭ interkompreniĝo kun parencoj. Ĉiuj lingvoj kaj entute ĉiu lernado helpas konservi la mensajn kapablojn kaj povas plenigi la libertempon de pliaĝuloj. La plej disvastiĝinta amgla lingvo plej ofte estas lernata por laborkialoj kaj elturniĝo eksterlande, kaj ankaŭ kaze de pliaĝuloj.
La alternativa Esperanto nur tre limigite uzeblas por laborceloj kaj ne tiom vaste en internacia komunikado ĝenerale, sed speciale tamen havas grandan utilon, se iu havas kontaktojn kun esperantistoj diversnaciaj en la mondo, kaj donas pli grandan helpon (ekz. t.n. delegitoj en multaj grandaj urboj, gastiga servo, senperaj informoj pri la ĉiutaga vivo de alilandanoj). Per Esperanto eblas ekkoni malsamajn kulturojn, ĝuste renkontiĝante kun la reprezentantoj de malsamaj kulturoj, kaj tra la tradukaĵoj de bazaj literaturaĵoj al Esperanto. Esperanto estas elstara ilo por internacia amikeco, ja pro la memelektita lingvo regas solidareco en la lingvokomunumo. Ĝi servas ne nur por pasigi la libertempon, sed ĝi donas efikan eblon por mensa ekzercado pro siaj logika strukturo kaj fleksebla vortformado. Do ĝi tre taŭgas por la pliaĝuloj.
2.2. Progreso en lernado
Lingvolernado nur tiam superas la simplan libertempan okupon kaj mensan ekzercadon, se la lernanto atingas almenaŭ bazan komunikadnivelon (almenaŭ A2 laŭ KER-nivelo). Tiu atingo dependas de pluraj faktoroj: de la komplekseco de la lingvo en diversaj niveloj: sonoj, ortografio, vortoformoj, frazostrukturo, signifoj, fiksaj esprimoj kaj proksimeco de la lernata lingvo al la gepatra lingvo (detala analizo en Koutny 2016a).
Esperanto havas facilan prononcon, kiu spegulas la skribon, senŝanĝajn vortelementojn, senesceptajn gramatikajn regulojn, regulan kaj produktivan vortokreadon kaj travideblajn esprimojn. Pro tio ĝi 5-10-oble pli rapide lerneblas ol aliaj fremdaj lingvoj (kp. Haszpra 2003). La angla en ĉiuj niveloj montras neregulaĵojn kaj netravideblaĵojn. Kutime la reguloj en etnaj lingvoj havas esceptojn kaj netravideblajn strukturojn pro la longa uzado. La regulecon de Esperanto certigas la internacia uzado kaj la netuŝebla Fundamento.
Pro la regula strukturo kaj travideblo Esperanto estas reale pli efike lernebla en pli granda aĝo, samtempe ĝi estas bona ekzercilo por la menso kaj amuziĝo pro la logika kaj senescepta vortoformado. Efektive, multaj komencas lerni Esperanton en emerita aĝo (ne pro labordevoj, sed pro libera elekto) kaj trovas en ĝi konvenan esprimilon, malfermiĝon al la mondo.
IPR 19/476
— paĝo 7 de la PDF —
3. Esperanto en la universitatoj de la tria aĝo (UTA)
Laŭ tutlanda reprezentiva esploro de Jaroszewska (2013) lingvolernado estas populara en polaj UTA, temas pri lingvoj: la angla, rusa, germana, franca kaj eĉ japana. Laŭ ŝiaj rezultoj, la lingvolerna sperto de pliaĝuloj aspektas sekve:
rusa: 87,6999
angla: 53,6690 germana: 46,9090 franca: 19,449/9 itala: 1,0999 latina: 6,4390
hispana: 25899 Esperanto: 1,829o
La rusa pro tio antaŭas la anglan, ĉar la malnova generacio iam ĝin lernis devige, kaj la germana tuj sekvas la anglan ankaŭ pro historiaj kialoj kaj najbareco. Esperanto en formo de kursoj aŭ porokazaj prelegoj ĉeestis/as en la polaj universitatoj de la tria aĝo kaj/aŭ en kluboj por pliaĝuloj en la urboj Opole, Zielona Gora, Gorzow Wielkopolski, Szczecin, Bialystok, Kedzierzyn Kozle, L6dz.
La plej longan historion havas Nowy Sacz, kie Halina Komar iniciatis en UTA pere de la Centro de Interkultura Edukado (Centrum Edukacji Miedzykulturowej: CEM) kaj en la Klubo de Pliaĝuloj (Klub Seniora) la instruadon de Esperanto. Regule okazas kursoj ekde 2006 por pliaĝuloj, ĉefe en komenca nivelo, sed ankaŭ en la progresiga kaj konversacia niveloj (http://www.cem.info.pl/?page id=104klang=de), instruas i.a. Jolanta Kieres kaj Danuta Kowalska. Kelkcent pliaĝuloj konatiĝis jam tie kun Esperanto kaj kelkaj trapasis la KER-ekzamenon.
La alia signifa urbo estas Wroclaw (Vroclavo), kie Matgorzata Komarnicka (finstudinto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM) instruas en UTA kaj la Regiona Buroo en Vroclavo de la Centro de Interkultura Edukado ekde 2011. Ŝi organizis internacian simpozion „Pliaĝuloj en diversaj kulturoj” en 2015 por esperantistoj kaj fakuloj okupiĝantaj pri la temo, mem celis ankaŭ esplori la specifecon de Esperanto en la lingvolerna procezo de maljunuloj.
IPR 19/457
— paĝo 8 de la PDF —
Krom la instruado, gravas la apliko de Esperanto en efektiva interkultura kunteksto kie la partoprenintoj de kursoj povas elprovi kaj evoluigi sian lingvokonon kaj ekkoni aliajn kulturojn. El tiu vidpunkto elstaras la agado en Nowy Sacz, kie Halina Komar partoprenis kun grupo de kurspartoprenantoj en Eŭropuniaj projektoj (Grundtwig kaj Erasmust) kunlaborante kun la Interkultura Centro Herzberg (Germanio), Edukado.net (Nederlando) kaj Kultura Esperanto-Asocio (Hungario). Ili vojaĝadis al la menciitaj landoj por partopreni kulturajn aranĝojn.
Alia eblo por montri la utilon kaj samtempe la kulturperan rolon de Esperanto estas organizi eventojn surloke kun invititaj eksterlandaj gastoj, kiuj povas esti interesaj samtempe al neesperantistoj, tiel montri la socian potencialon de Esperanto. Por tio CEM donis plurajn ekzemplojn organizante artajn programojn. Ankaŭ la Vroclava Buroo de CEM aktive agas en tiu tereno; okazis ekz. poeziaj vesperoj kaj artaj renkontiĝoj (kanto-festivalo).
Esperanto havas grandan tradicion en Pollando, ja ĉi tie estis la lulilo de Esperanto (Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto naskiĝis en Bjalistoko en 1859 kaj laboris en Varsovio). En 2014 Esperanto iĝis parto de la nemateria nacia kultura heredaĵo. La pola efika agado, 1.a. de CEM, kontribuis ankaŭ al la pli grandskala rekono de la internacia lingvo kaj ĝia kreanto, tiel Unesko deklaris omaĝon interalie al Zamenhof en la jaro 2017.
4. Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM
La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (IS de UAM) per siaj internaciaj filologiaj studoj en Esperanto estas unika en la mondo (prezento en Koutny 2016b), similajn studojn havis nur la Esperantofako de la Eotvos Universitato (ELTE) en Budapeŝto en la 90-aj jaroj. Fondis en 1997 kaj gvidas IS Ilona Koutny, kiu antaŭe instruis en la E-fako de ELTE. La eksteraj studoj (unufoja tutsemajna sesio ĉiusemestre) dum 3 jaroj disvolvas sian programon kun la kontribuo de eksterlandaj universitataj fakuloj kiel instruistoj kaj por partoprenantoj el diversaj partoj de la mondo, el diversaj aĝgrupoj. En la septembra sesio 2015 alvenis partoprenantoj el 10 landoj (6 el Brazilo, 3 el Hispanio, po 1 el Svedio, Serbio/NL, GB, Ĉeĥio, Rusio, Kroatio, Belgio kaj 4 el Pollando, sume 20). La sesioj havas internacian etoson kaj ebligas komparojn pri lingvoj kaj kulturoj en natura medio.
IPR 19/478
— paĝo 9 de la PDF —
4.1. Studprogramo de IS
Ĉar ne ekzistas baza formado pri interlingvistiko kaj esperantologio en universitata nivelo, la studprogramo de IS estas multflanka kaj kompleksa, ĝi enhavas en siaj unuaj du jaroj la sekvajn studterenojn:
Bazoj de ĝenerala kaj aplikata lingvistiko
Enkonduko en internacian kaj interkulturan komunikadon Planlingvoj (interlingvistiko en mallarĝa senco)
Kulturo kaj literaturo de Esperanto
Historio de la Esperanto-movado
Lingvistiko de Esperanto.
En la tria jaro sekvas elekteblaj specialiĝoj: Instruado de Esperanto; Internacia kaj interkultura komunikado; Esperanta lingvistiko; Esperanta literaturo; Interlingvistiko kaj Tradukado. La instruista trejnado havas specialan rolon en la formado de Esperanto-instruistoj, pro tio ĝi estas alirebla ankaŭ por aliaj partoprenantoj.
4.2. Diversaj generacioj kune en IS
En la eduksistemo kutime la tagaj studoj estas por junuloj, la korespondaj / vesperaj / postdiplomaj studoj por mezaĝuloj kaj UTA por pliaĝuloj, tiel la aĝgrupoj disiĝas. La Interlingvistikaj Studoj havas vertikalan aĝstrukturon de gestudentoj, nome partoprenas junuloj post bakalaŭra ekzameno (baza universitata diplomo estas postulata por akcepto) en kutima studenta aĝo, kiujn karakterizas entuziasma lernemo kaj mez- kaj pliaĝuloj (inkluzive emeritojn), kiujn karakterizas matura sperto.
La aĝdivido de la grupo en 2015/16 (20 gestudentoj): junuloj (21-32): 6 (la plej juna 24-jara),
mezaĝuloj (33-49): 7,
pliaĝuloj (50-61): 4,
pliaĝuloj (62–, emeritoj): 3 (la plej maljuna 75-jara).
(Koncerne la nunajn 10 gestudentojn, kiuj komencis studi en 2017, la statistiko aspektas: 4, 3, 2, 1.) La komuna interesiĝo pri lingvaj problemoj, pri la fenomeno Esperanto kaj la aparteno al la sama parolkomunumo kun similaj ideoj certigas integriĝon de la diversaj aĝgrupoj kaj bonan sinergion por la kunlaboro. La gestudentoj kune diskutas pri problemoj levitaj dum la prelegoj kaj en la komuna diskutlisto kundividas siajn problemojn. Mia
IPR 19/479
— paĝo 10 de la PDF —
rapida sondado en 2015 inter la tiamaj kaj antaŭaj gestudentoj subtenis tion: laŭ la konsidero de la partoprenantoj, la kunlaboro kadre de IS pli bone funkcias (8090) ol en aliaj asocioj (6090).
En la sondado estis demando ankaŭ pri la motivoj por elekti la studojn (sube la poentoj el la sume 75):
pli scii pri Esperantaj lingvo kaj kulturo: 68
akiri konojn pri lingva komunikado kaj la rolo de Esperanto: 60 altnivele diskuti pri problemoj de Esperanto: 59
akiri universitatan atestilon pri esperantologiaj studoj: 56
uzi la akirotajn konojn en la Esperanto-movado: 56
akiri kvalifikon pri Esperanto-instruado: 45
alia: altigi lingvokapablojn (2 respondoj).
Tiuj ĉi motivoj estas aliaj ol tiuj por lerni lingvojn, ja temas pri universitataj studoj, kie la lingvoscio estas baza postulo, eĉ ne estas aldonaj lingvoperfektigaj kursoj. Kvankam malmultas ebloj por profesie labori pri Esperanto, tamen 56 poentojn ricevis la akiro de universitata atestilo/ diplomo pri la esperantologiaj studoj. En aliaj demandoj ĉi tie ne traktitaj aperas ankaŭ la prestiĝo de la universitataj studoj.
Sume:
Esperanto kaj Esperantio atendas la pliaĝulojn kun propono, kiu povas kontentigi iliajn atendojn (konservi la mensajn kapablojn, interese pasigi la libertempon kaj havi eksterlandajn kontaktojn) kaj ankaŭ por la universitatoj de la tria aĝo tio havas grandan potencialon, kiel Halina Komar formulis: estas „socia kongruo” inter Esperanto kaj la triaaĝuloj.
La Interlingvistikaj Studoj de UAM integras la diversaĝulojn kaj surbaze de la komunaj interesiĝo kaj ideoj ebligas ilian efikan kaj harmonian kunlaboron.
Bibliografio
Haszpra Otto 2003: Aktualaj celoj de la Esperanto-movado (Prelego prezentita en la Balkana Esperanto-Simpozio, Timisoara, Rumanio, 2003.05.02) http://users.atw.hu/tsalomon/medklubo/haszpra.html
IPR 19/44710
— paĝo 11 de la PDF —
Jaroszewska, Anna 2012: Edukacja obcojezyczna polskich seniorow. Zarys problematyki w kontekscie dziatalnoŝci Uniwersytetow Trzeciego Wieku. En: Jezyki: obce w szkole 2012/02: 8-15.
Jaroszewska, Anna 2013: Gdzie, jak 1 dlaczego polscy seniorzy ucza sie Jezykow obcych? En: Jezyki: obce w szkole 2013/04: 89-94 -H3 http://ows.pl/content/gdzie-jak-1-dlaczego-polscy-seniorzy-uczY»(49985-
sivo (49999-jY C499997/k 4C399B3w-Obeych
Koutny Ilona 2016a: Ĉu facila lingvo facile lerneblas? Pri la komplekseco de Esperanto. En: Gobbo, Federico ( red. ): Lingua, politica, cultura: Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti. New York: Mondial. 220-237.
Koutny Ilona 2016b: Esperantologio kaj formado de Esperanto-instruistoj en universitato. En: Prelegaro de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado do Esperanto. Red. Grosjean Mireille. ILEI 26-33. http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/dokumentoj.html
Duono de duonjarcento en la redaktora seĝo
de Jozefo NEMETH (Hungario)
Serĉante taŭgan titolon por mia rememora artikolo mi ekzamenis la arkivon de IPR de la komencaj jaroj, tra la jaro kiam mi eklaboris kiel redaktoro en 1995, ĝis la jaro 2019. Rememorante la 25-jaran datrevenon de la redaktoriĝo, kaj verkante tiun ĉi artikolon por la 100-a numero de mi redaktata, mi ĵus rimarkis, ke kune kun mia kvaronjarcentiĝo la nuna serio de nia revuo festas sian duonjarcentiĝon: la unua numero aperis en 1970, la redaktoro estis Helmut Sonnabend (pri la aperigo decidis la Komitato de ILEI la 28-an de julio 1969 en Helsinki, kaj oni decidis, ke la revuo rericevu sian malnovan nomon). Ekde 1986 la revuon redaktas hungaroj. La unua en la vico estis Istvan SZERDAHELYI. Kiel mi skribis en mia artikolo antaŭ kvin jaroj (vidu „40 jaroj de ILEI-HU, hungara sekcio de ILEI”, IPR 2014/4, p. 7- 13.): „dum tri sinsekvaj jaroj ILEI perdis tri gravajn kolegojn: en 1985 forpasis nia sekretario Mario DAZZINI, en 1986 la pli frua prezidanto Helmut SONNABEND kaj en aŭgusto 1987 forlasis nin ankaŭ Istvan SZERDAHELYI. Sed la redaktadon li transdonis al sia disĉiplo Istvan ERTL jam komence de 1987. Laŭ la numero IPR 90/2 aperas alia hungara ILEI-ano en la redakta teamo (kiel teknika redaktisto): Stefan MACGILL, tiama vicprezidanto de
IPR 19/45711
— paĝo 12 de la PDF —
ILEI. Ekde la n-ro 91/2 aperas plia hungaro ĉe IPR: Marta KOVACS, kiel dua teknika redaktisto. La unua prezida periodo de Stefan MACGILL estis en la jaroj 1991-1993. Ekde la numero IPR 92/1 Marta KOVACS estas jam redaktoro, ŝian laboron helpas Stefan MACGILL kiel vicred. (Istvan ERTL tiam iĝis redaktoro de la Revuo Esperanto). Marta KOVACS redaktis 11 numerojn, sed fine de 1994 pro personaj kialoj ŝi devis rezigni. IPR 94/4 pretiĝis fare de Stefan MACGILL. Aŭtune de 1994 ILEI-HU havis kunvenon kaj la ĉeestantaj funkciuloj transdonis la redaktajn taskojn al la kvina hungara redaktoro Jozefo NEMETH.”
„dd
De maldekstre (interkrampe: la redaktora periodo): Istvan Szerdahelyi (1986-87), Istvan Ertl (1987-1991), Marta Kovdcs (1992-94), Stefan MacGill (1994), JoOzsef Nemeth (1995- ).
Kaj jen ni alvenis al la dua duono de la duonjarcenta historio de la nuna IPR.
La komenca periodo: Miaj antaŭuloj estis eminentaj profesoroj, verkintoj de libroj, multlingvuloj, spertaj redaktistoj. Tiam venis mi, simpla pedagogo, kiu aĉetante sian unuan personan komputilon komencis lerni la tekstoprilaboradon fine de 1994. Mi estis fiera kaj samtempe timema pri la nova tasko. Unu el inter miaj antaŭuloj, Istvan Ertl donis trafan titolon al sia rememora artikolo „Komence estis la tondilo” (vidu IPR 2019/2 p.8-9), ĉar antaŭ kvaronjarcento la redaktado estis tute alia kompare kun la nuna tekniko. Post entajpado kaj redaktado de la artikoloj, mi per inkĵeta printilo, surpaperigis la numeron, lasante spacon por nigra-blankaj fotoj. Ankaŭ tondilon mi bezonis, same kiel Istvan Ertl: el pli dika papero mi faris ŝablonon laŭ la formato de la pli fruaj numeroj, kaj klopodis printi la paĝon kune kun la paĝopiedoj precize tiel, kiel en la pli fruaj numeroj. Mi bone memoras, ke la unuan fojon mi ne sukcesis precize enlokigi ekz. la paĝonumerojn kaj la presejo devis korekti tion.
En la komencaj jaroj preskaŭ ĉiujn artikolojn mi devis enkomputiligi per tajpado uzante miajn du montrofingrojn. Kvankam ILEI helpis min per skanilo, pro la malbona kvalito de la tiamaj printiloj, ankaŭ en la printite
IPR 19/44712
— paĝo 13 de la PDF —
ricevitaj kaj poste enskanitaj tekstoj restis multe da korektendaĵoj. Dum la 25 jaroj mi redaktis pli ol 4 000 paĝojn, kiuj enhavis sume pli ol 1 500 000 vortojn, t.e. ĉ. 7 500 000 signojn! Feliĉe, pro la evoluo de la komputiloj kaj interreto mi devis tajpi ĉiam malpli multe.
Pri la formato kaj presejoj: la dominanta koloro de IPR estas la blua. Inter 1970 kaj 1973 nur parto de la grafikaĵo estis blua (la revuo presiĝis en Nŭrnberg, Germanio), poste sur la titolpaĝo ne estis grafikaĵoj, la tekstoj aperis per blanka koloro, en blua fono (la revuo presiĝis unue en Roterdamo, Nederlando (1973-75), poste en Massarosa, Italio (1975-85), ambaŭ presejoj uzis blankan prespaperon). Kiam en 1986 Istvan Szerdahelyi transprenis la redaktadon, la kovril-prespapero iĝis blua kaj la tekstoj sur ĝi nigraj (la revuo presiĝis en Antverpeno, Belgio). Kiam mi transprenis la redaktajn taskojn, la formato restis senŝanĝa ĝis IPR 1998/1. En 1998 Ellen Dalen (Norvegio) kompilis novan titolpaĝon por IPR, kun Esperanta terglobo, kiu videblas ankaŭ sur la nuna numero, sed la blua koloro restis. En 2003 ni decidis, ke por igi la revuon pli alloga, sur la titolpaĝo aperu ankaŭ fotoj, eĉ se nigrablankaj (kun nova grafika aranĝo). En 2009 hungara grafikisto renovigis la titolpaĝon, pli-malpli konservante la ĝistiaman strukturon. Ekde tiam sur la kovriloj aperas kolorfotoj kaj revenis la blua koloro al la titolpaĝo. Ĉar la kovriloj presiĝis aparte, ni uzis ĉiujn kvar kovrilpaĝojn por kolorfotoj ĝis la numero 2015/2. Ekde tiam la revuo estas plenkolora. En la posta jaro ni ekhavis problemojn pri presado kaj dissendado en Belgio, pro tio post la pli ol 30-jara kunlaboro ni devis transigi la presadon al Slovakio.
Krom la papera revuo ekde 2004 ni komencis eldoni ankaŭ la retan en du versioj: la unuan malpezan por tiuj, kiuj volas legi la revuon surekrane aŭ ne havas bonan retaliron, la duan por tiuj, kiuj volonte printus partojn de la revuo. En 2018 ni ellaboris trian, tekstan version taŭgan por vidhandikapitoj. Malgraŭ la apero de la retaj versioj mi firme opinias, ke revuo sen papera versio ne povas longdaŭre ekzisti, do mi provos defendi la paperan version „ĝis mia lasta spiro”.
Paĝonombro: Dum mia redakta periodo inter la jaroj 1995 kaj 2008 la revuo aperis sur 40 paĝoj (kune kun la kovriloj). Ekde la numero 2008/3 ĝis la fino de 2017 ĝi aperis sur 44 paĝoj, do, sume sur 176 paĝoj Jare. La suma jara paĝonombro ne plu ŝanĝiĝis, sed por ŝpari iom da poŝtkostoj, la unuaj tri numeroj havas 40 paĝojn, la 4-a havas 56 paĝojn.
Pri la redakcio: nek ILEI, nek IPR havas oficejon. Kaj la estraranoj, kaj la redakcianoj vivas dise en la mondo, ili malofte povas persone renkontiĝi aŭ
IPR 19/4713
— paĝo 14 de la PDF —
kune labori. Prave skribis Gabriella Horvath en IPR 1971/1!: „La redaktista tasko pretendis pli kaj pli da tempo, pro tio leviĝis la deziro, ke la ĉiaman redaktoron helpu redakcia teamo, kies helpo koncernas ĉiam la aktualan numeron, ĝis la revuo ekhavos kompletan redakcion”. La laboro estis malpli facila ol nun, ĉar en la komencaj jaroj de mia redaktora erao la reta komunikado ankoraŭ ne disvastiĝis. La korektado de la unuopaj numeroj okazis aŭ perpoŝte aŭ ni utiligis la okazon de personaj renkontiĝoj. Konstanta redakcio teamo fakte ne ekzistis, sed dum la unuaj 11 jaroj kiel vicredaktoro helpis min Katalin Kovats (tiam Katalin Smideliusz), mia iama profesorino en la Esperanto-fako en Szombathely.
Krom ŝi en la unuaj 5 jaroj helpis la redaktan laboron: Ervin Fenyvesi (TF) (HU), Johano Kirsch (7) (HU), Gĉza Kurucz (HU), Stefan MacGill (HU), Monika Molnar (HU), Frangoise Noireau (FR), Atilio Orellana Rojas (AR), Franz-Georg Rossler (Tr) (DE). Ĝis la jaro 2004, krom la redaktoro kaj vicredaktoro, ne estis konstantaj redakcianoj, tamen mi ŝatus listigi la nomon de kelkaj pliaj helpantoj de tiu dua periodo: Jennifer Bishop (AU), Viŝnja Brankoviĉ (SI), Birke Dockhorn (DE), Mauro La Torre (“r)) (IT), Boo Mee Kim-Lindblom (7) (SE), Bill Maxey (US), Sophie Mensen (NL), Radojica Petroviĉ (RS), Raita Pyhala (FI), S.P. Smits (NL), Blazio Vaha (HU). Inter 2005 kaj 2007 helpis nin Iwona Kocieba (PL).
Miaj forpasintaj kunredakcianoj (de maldekstre): Boo Mee Kim-Lindblom (1941-2003), Ervin Fenyvesi (1917-2005), Mauro La Torre (1946-2010), Johano Kirsch (1961-2012), Franz-Georg Rossler (1949-2017).
Ekde la jaro 2004 mi komencis apartigi titolpaĝe la redakcianojn kaj la aŭtorojn de la koncerna numero. Mi opinias, ke estas pli demokratie, se sur
! Gabriella Horvath: Analizado de la periodaĵo IPR — 1970-1995 — (Parto II.). Internacia Pedagogia Revuo, 1997/1. p. 6-10.
IPR 19/44714
— paĝo 15 de la PDF —
la titolpaĝo ni aperigas ne nur la redakcianojn, sed ankaŭ la nomojn de tiuj, kiuj artikole, fote aŭ en alia formo helpis la konkretan numeron.
En 2004 venis en la redakcion la itala Luigia Oberrauch Madella, mia plej malnova kunredaktanto. Ŝi faras vere sindonan laboron kaj uzas korektadmetodon, kiu tre faciligas mian laboron: ŝi resendas nur la korektitan tekston, en kiu ruĝa koloro montras la ŝanĝojn. Se mi akceptas la ŝanĝojn, mi simple transprenas kaj nigrigas la tekston. Ni havas ankaŭ personan kontakton tra la reto.
Ekde 2006 helpas la provlegadon Rob Moerbeek (NL). Sen lia sindonema helpo, nia revuo certe havus malpli altan nivelon lingve. Li rimarkas erarojn, kiujn neniu el inter ni kapablus rimarki, danke al siaj profundaj lingvaj kaj kulturaj konoj. Deĉifrante liajn longajn korektolistojn mi povis ekkoni la klasikajn presistajn korektosignojn.
En 2008 iĝis redakciano Luiza Carol el Israelo. Ŝi estas ĉiam la unua, kiu korektas la numerojn. Ni inspiras unu la alian ankaŭ ekster IPR. Ekz. laŭ mia peto, ŝi verkis teatraĵon Esperante, kiun prezentis hungaraj infanoj germane en mia urbo, miaj fotoj plurfoje igis ŝin verki fabelojn, mi helpis ŝin en la hungarigo de ŝia oratorio verkita por datreveno de svisa preĝejo.
Ekde 2013 helpas nin la nuna prezidanto de ILEI, Mireille Grosjean, el Svislando (eĉ se ŝia nomo aperas titolpaĝe nur ekde IPR 2014/2). Fakte ŝi ne nur provlegas, sed verkas artikolojn, serĉas temojn kaj novajn aŭtorojn, kaj plej grave: ŝi helpas min en decidoj! Dum la 25 jaroj mi kunlaboris kun kvin prezidantoj: krom Mireille Grosjean (CH), kun Duncan Charters (US), Mauro La Torre (IT), Stefan MacGill (HU), Radojica Petroviĉ (RS) kaj kun dek sekretarioj. Laŭ miaj spertoj en la estraroj ĉiam estis almenaŭ unu ano, kiu alprenis la revuon al la koro, plej ofte la prezidanto aŭ la sekretario. Tamen la kunlaboro ĉiam estis malsama. Du ekstremoj: kelkaj estraroj lasis al mi ĉiujn decidojn, kaj estis estraranoj, kiuj volis decidi anstataŭ mi. La kunlaboro kun Mireille Grosjean estas vere harmonia, ĉar se ni havas malsaman opinion pri iu redakcia decido, ni klopodas konvinki unu la alian kaj trovi kompromisojn. Ĉiam sukcese! Mi povas firme aserti: nia redakcio jam de 15 jaroj estas insulo de PACO, la redakcianoj laboras sindediĉe, volontule kaj en plena harmonio.
Pri la gvidlinioj de la redaktado: la organo de ILEI devas plenumi samtempe du funkciojn. IPR estas la ĉefa kunligilo de la membraro, kaj kiel tia, ĝi devas aperigi informojn pri la asociaj eventoj, raporti pri la agado de niaj sekcioj kaj ĝenerale informi la legantojn pri ĉio, kio el instruista vidpunkto gravas.
IPR 19/45715
— paĝo 16 de la PDF —
Aliflanke, IPR estas la plej grava pedagogia fakrevuo en la lingvo Esperanto. Por fortigi la duan funkcion antaŭ kelkaj jaroj ni decidis, ke laŭeble en ĉiu numero aperu universitatnivela ĉefartikolo. La sciencan nivelon de la revuo certigas ankaŭ la Scienca Komitato, kiun oni fondis komence de 2006 laŭ pli frua estrara decido, sed ĝi funkcias ne tiel intense, kiel oni originale planis. Tamen, se al la redakcio venas artikoloj, pri kiuj la redakcio ne povas mem decidi, ni sendas ilin al tu membro de la Scienca Komitato por prijuĝo, plene akceptante lian/ŝian opinion.
Biografioj de niaj nunaj redakcianoj:
Luigia OBERRAUCH MADELLA (redakciano ekde 2004)
Ŝi naskiĝis en la regiono de la Dolomitoj, antaŭ la dua mondmilito.
Post la abiturienta diplomo (1955) ĉe la germanlingva pedagogia altlernejo de Merano ŝi ekinstruis en germanlingvaj kaj poste itallingvaj bazlernejoj de Bolzano kaj Mantovo.
En 1971 ŝi translokiĝis al Parmo (Parma), kie ŝi konatiĝis kun Esperanto. Zorgeme ŝi prezentis sin al Esperantaj ekzamenoj unue en Francujo, poste en Italujo kaj dum la Universalaj Kongresoj en ‘ ; Valencio, Tampereo kaj Prago.
Ŝi havis la okazon studi ankaŭ per „Progetto ESP 1 kaj 2” ĉe la tria universitato de Romo 1995-1997. Tiu ĉi malĉeesta kurso estis estrita de la profesoroj Mauro La Torre kaj Renato Corsetti. Septembre 1997 ŝi sukcesis en la instrurajtiga ekzameno de la Itala Instituto de Esperanto (IIE). De kelkaj jaroj ŝi respondecas pri la itala sekcio de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).
Ŝi gvidis kaj gvidas kursojn en sia urbo kaj helpas la lernantojn de KIREK (Komputilreta Esperanto-kurso).
Rob MOERBEEK (redakciano ekde 2006)
La korektanto Rob Moerbeek naskiĝis en 1936 en Harlemo, Nederlando. Dank’ al la gepatroj li povis ne nur studi klasikajn lingvojn, sed ankaŭ lerni Esperanton, la naturan lingvon en iliaj dimanĉaj promenoj.
Post la studofino pri klasikaj lingvoj li ses jarojn instruis ilin en mezlernejoj. Pli kontentiga estis la
IPR 19/44716
— paĝo 17 de la PDF —
laborado en la Centra Oficejo de UEA. Eĉ duonferion li ricevis por ĝui la lekciojn de A.J. Middelkoop ĉe la Universitato de Amsterdamo. Kiam ŝi en sia deka instrujaro demisiis, li ricevis la privatdocentan rolon por 4 periodoj po 5 jaroj, tre lernigaj ankaŭ por li. La plej diligenta kursano, la blinda Nora Reinders-Bartels, ligis liajn kontaktojn kun Nosobe” kaj LIBE. Lia pleja emo estas konservi la lingvan unuecon, tamen kun la konscio ke la lingvo mem evoluas. Tio rilatigis lin kun ISAE (sciencistoj). Nun laborgrupo atakas ellaboron de “erarpreventa” listo. Li aldonas: „Sed kiom da jaroj mendi kiel 83-Jarulo? Almenaŭ helpas laboro, memoroj kaj bona kunlaboro en Esperantujo, kun mondfederistoj, lernantoj.”
Luiza CAROL (redakciano ekde 2008)
72 jaraĝa israela verkistino. Naskiĝis en Bukaresto (Rumanio) kaj transloĝiĝis en Israelon en la aĝo de 33. Eklernis E-on en la aĝo de 58. Verkas en la rumana, la angla kaj Esperanto (kelkfoje ankaŭ en la franca kaj la hebrea). Skribas por infanoj kaj por plenkreskuloj: rakontojn, poemojn, kantojn, teatraĵojn. En E-o ŝi publikigis du rakontarojn („Rakontoj por ĉiuj aĝoj” kaj „Tikiriki Tok el strobilo”) kaj la kantaron „Kantoj por geamikoj”. Ŝi verkas mallongajn, facile legeblajn beletraĵojn kaj facilajn kantojn. Ŝiajn E-ajn verkojn oni uzas kelkfoje dum lecionoj pri E-o en diversaj landoj. Parto el ili troveblas en la paĝaroj de Esperanta Retradio kaj Ĉina Radio Internacia. Ŝi estas konstanta kunlaboranto de la revuo „Juna Amiko” kaj agas ankaŭ en la redakcia teamo de la revuo „Esperantista Vegetarano”.
Mireille GROSJEAN (redakciano ekde 2013)
Mireille Grosjean, naskiĝinta en 1946, franclingva svisino. Ŝi parolas „6,2 lingvojn” (fr, de, svisgermanan, en, 1t, eo, iom la japanan). Dum 38 jaroj ŝi instruis plurajn fakojn, inter aliaj lingvojn, al adoleskantoj. Kiel membro de ILEI ŝi fojfoje verkis por IPR, sed ĉefe en 2013 ŝi komencis kontribui regule al IPR, kiam ŝi estis elektita prezidanto de ILEI en Herzberg, Germanio. La 6/. antaŭa prezidanto Stefan MacGill avertis ŝin: „La v ad ale redaktoro Jozefo Nemeth pri nenio decidas, do vi devos sekvi la laboron kaj
? Nederlanda societo de blindaj esperantistoj
IPR 19/44717
— paĝo 18 de la PDF —
decidi pri la enhavo de la revuo, kiu estas la organo, la voĉo de la Ligo.” Do kune kun la prezidanteco ŝi „heredis” la revuon kaj la redaktoron, inter multaj aliaj taskoj kaj respondecoj. Ŝi ne nur kunlaboras kun Jozefo, sed ofte mem verkas por la revuo.
Jozsef NEMETH (redaktoro ekde 1995) Hungara pedagogo naskiĝinta en 1960 en Hungario. Diplomoj pri instruado de matematiko, informadiko, Esperanto, diplomoj pri pedagogia mezurado-taksado kaj biblioteksciencoj. Du jarojn li estis bibliotekisto kaj ekde1985 li laboras en la sama bazlernejo instruante al 10-14-jaraj infanoj. Krom Esperanto, li konas la anglan kaj la germanan. En 2014 oni elektis lin regiona deputito de Nemzeti Pedagogus Kar (Nacia Korporacio de Pedagogoj) kaj li eniris ankaŭ la prezidantaron de tiu organizaĵo en la departemento Veszprem. En 2016 li ricevis la majstropedagogan titolon.
Esperanton li eklernis en 1979 kaj instruis ĝin inter 1980 kaj 1995. Komence al plenkreskuloj, inter 1985 kaj 1995 ankaŭ al bazlernejanoj. Inter 1989 kaj 1994 en lia lernejo ĉ. 70 infanoj lernis Esperanton kiel unuan fremdlingvon. Li organizis deklamkonkursojn kaj iniciatis internaciajn interŝanĝkontaktojn kun kroataj lernejoj. Ekde 1995 lin okupas la redaktado de Internacia Pedagogia Revuo kaj ekde 1996 la prezidantaj taskoj de Eszperantista Pedagogusok Magyarorszagi Egyesŭlete (Hungara Asocio de Esperantistaj Instruistoj, kerno de ILEI-HU). Krom IPR li redaktas ankaŭ hejmpaĝojn kaj du aliajn internaciajn revuojn. En 2004 li partoprenis en la 37-a ILEI- Konferenco en Bratislava kaj en 2016 li kunorganizis la 49-an ILEI- Konferencon en Nyiregyhaza.
Salutvortoj de la kunredakcianoj okaze de la jubileo:
Mireille Grosjean, Jozefo Nemeth kaj IPR – Jen triopo, kiu preskaŭ ĉiutage venas en kontakto. Kaj kiam ili komunikas, povas esti dekoj da mesaĝoj en unu tago. Ĉiam en pozitiva etoso. Ĉu Jozefo gvidas? Ĉu Mirejo gvidas? Malfacila demando. La dokumentoj alvenas ĉe Jozefo de diversaj aŭtoroj. Mirejo verkas multe kaj liveras tekstojn al Jozefo. Jozefo klarigas, kial publikigi, kiam publikigi, kiel publikigi. Mirejo decidas pri la vicordo kaj
IPR 19/44718
— paĝo 19 de la PDF —
havas la lastan decidon. Do sana ekvilibro. Venis reago de iu nekonata membro:
„Mi tre aprezas la revuon, ĉar oni povas senti, ke vi konas nian laboron, nian instrulaboron.” Jes, la enhavo de la revuo devas esti efika helpo al niaj membroj.
Granda danko iru al Jozefo pro lia longa kaj efika laboro por la Ligo.
Mireille GROSJEAN (Svislando)
Mi tutkore gratulas la ĉefredaktoron de IPR pro la kompetento kaj akurateco, per kiuj li eldonis la revuon dum 25 jaroj. Li sukcesas prezenti al la instruistoj pri Esperanto tre buntan kaj interesan revuon, kiu fariĝis la plej taŭga forumo por interŝanĝoj de spertoj inter tutmondaj instruistoj pri la internacia lingvo. Por tre multaj abonantoj, kiuj ne povas partopreni en la ĉiujaraj kongresoj de ĉiulandaj instruistoj pri Esperanto, tiu revuo estas la plej bona eblo ekscii pri la metodoj kaj opinioj de alilandaj kolegoj.
Resume, bona funkciado de la revuo estas tre grava por la tuta Esperanta Movado, kaj tial Jozefo meritas nian plej varman dankon. Bondezirojn antaŭen, Jozefo!
Luiza CAROL (Israelo)
Unue mi sentas la deziron gratuli al nia redaktoro s-ro Jozefo Nemeth. Kunlabori kun li estis kaj estas daŭra plezuro. Lia tasko ja ne estas facila, ĉar temas pri kolektado kaj harmoniigo de kontribuoj, kiuj venas el ĉiuj partoj de la mondo. En lia laboro estas bezonataj diligenteco, precizeco kaj vastaj kulturaj konoj. Ne multnombras tiaj homoj en la movado.
Kune kun mia danko mi sendas al li ankaŭ miajn plej elkorajn bondezirojn je bonfarto kaj laboremo por ILEI.
Luigia OBERRAUCH MADELLA (Italio)
IPR havas jam respektindan tradicion. Sub nia redaktoro Jozefo Nemeth ni ĝuas fidindan, sed ankaŭ allogan prezenton de utilaj, lernigaj konsiloj, raportoj kaj planoj. Kvaronjarcento da laboro inda je nia ambicia ILEI meritas nian admiron kaj nian varman dankon.
Kara Jozefo, nia kunlaboro daŭru dum ni havos energion. Mi tiom pli ŝatas vian sindediĉon, ĉar IPR eĉ ne estas via sola kontribuo al nia movado.
Ĝuu plu!
Rob MOERBEEK ( Nederlando)
IPR 19/45719
— paĝo 20 de la PDF —
Kelkaj ideoj pri la vivo kaj agado de ILEI
Kompilitaj de la Komisiono de ILEI pri Universitata Agado
Nia partnera organizaĵo, UEA, kapablas uzi vortojn kaj en la lasta laborplano ĝi inventis la vorton „kapabligo” por paroli inter aliaj instruagadoj pri la laboro de ILEI. „Kapabligo” estas bela vorto, sed ĝia problemo estas, ke ĝi estas iom nebula, malpreciza, laŭ nia scio, ke ĉiuj parolas pri „instruado”. „Instruado” estas tio, pri kio ILEI okupiĝas pli-malpli sukcese de 70 jaroj. Nun en la jaro de nia jubileo, ni provu montri, ke ni kapablas kapabligi pri Esperanto (alivorte: instrui ĝin, fari, ke niaj studentoj lernu ĝin) ankoraŭ pli efike.
Jen kelkaj relative banalaj, tamen gravaj ideoj:
e Unue ni konu la situacion de instruado de Esperanto tra la mondo. Tion ni povos koni, nur se ĉiuj, kiuj gvidas kurson, registras tiun kurson en la retejo https://edukado.net/kursejo. Ne gravas, ĉu via kurso okazas en lernejo, en universitato, en klubo. Vi nepre registru ĝin, por ke oni sciu, kiu, kia estas nia instrua kapablo kaj por ke ni povu prezenti ĝin al la instancoj, kun kiuj ni rilatas (UNESKO kaj similaj). Pro la precizeco de tiu paĝaro edukado.net, ILEI rezignis pri propra statistiko kaj petas siajn membrojn registri sia(j)n kurso(j)n en la paĝaro de sia partnera organizo edukado.net.
e Dueni agu ĉe instruistoj kaj lernantoj. Estu ni, la membroj de ILEI, kiuj atentigu lernejajn instancojn sur ĉiuj niveloj, ke lernantoj rajtas havi unu lecionon pri Esperanto, ke la kontribuo al kaŝado al ili de Esperanto estas malrespekto al la rajto je informado kaj al la lingvaj rajtoj de la lernantoj. Materialojn pri tio vi trovas en http://www.ilei.info/agado/GheneralaY020prezentoY920deY0920laY/92 OprojektoY/»229UNUY620LECIONOYo20PRIY/o20EO.pdf
e Ni, ĉiam temas pri la membroj de ILEI, respondecas ankaŭ pri instruado de Esperanto en la instru-sistemoj de niaj landoj. Estu ni, kiuj provos enpenetri ministeriojn kaj lernejojn por proponi kursojn en klasoj. En kelkaj landoj tio postulos novan leĝon en aliaj ne, sed ni provu ĉie.
e Ĉuestas pli facile enkonduki Esperanto-kurson en bazan lernejon aŭ en universitaton? En pluraj landoj estas pli facile enkonduki tian
IPR 19/4»20
— paĝo 21 de la PDF —
kurson en universitaton. Ni provu. Nia celo en la nuna laborjaro 2019-2020 de la Komisiono, estu, ke en ĉiu lando kun ILEI-sekcio estu almenaŭ unu ĝ universitata kurso pri Esperanto aŭ inter- u 3 lingvistiko. Se ne por io alia, ĝi utilas por doni
prestiĝon al Esperanto en la lando. Cetere iru al la
paĝaro https://uea.org/vikio/Kategorio: Esperanto en universitatoj por vidi tion, kion la universitata komisiono de ILEI kunlabore kun ESF jam eltrovis kaj aranĝis en ĉi tiu kampo.
e Al kiu estas direktitaj ĉi tiuj notoj? Ĉu al la generaloj aŭ al la soldatoj? Ili estas direktitaj al la soldatoj. Alivorte al la memboj de ILEI en la unuopaj landoj, kiuj devus provi realigi ĉi tiujn agadojn en siaj landoj kaj lokoj. Ne lasu vin trompi de la retoriko aŭdebla en la Reto, kiu devus forigi la limojn, ktp. Vi sukcesos starigi kurson en via urba lernejo nur, se vi estas amiko de la lerneja direktoro kaj vi sukcesos starigi kurson pri Esperanto en universitato nur se vi estas amiko de universitata profesoro. Pro tio la landaj sekcioj de ILEI kaj ĝiaj membroj estas ĝia plej granda trezoro. Ni devas aktivigi ilin ĉiam plie. Do ni alvokas vin!
El la eldonaktivado de niaj sekcioj
Kelkaj el niaj sekcioj eldonis aŭ eldonas bultenojn, broŝurojn, librojn. Jen kelkaj ekzemploj. Ni gratulu ilin!
SYLVIA HAMALAINEN. FEBRUARO 2019 n-ro 1
Ni semas kaj semas…
[o] OO
oz p m v
Esperanto-Ligo de Finnlandaj s Instruistoj 1921-2011 informbuiteno de ESPERANTO NEDERLAND.
FAKGRUPO NGGE landa sekcio de ILEI
= cD == cD = e»
„s.l
2 Mulkatlomasti ilo
“=
Lu i
Instruado
Ĥ for Interl
Februaro 2019 38a jaro, n-ro 112
nstruistoj speranto
211
E.
IPR 19/45721
— paĝo 22 de la PDF —
Ofte tia eldonlaboro dependas de unu membro, unu persono, unu sekciestro, kaj okazas, ke la eldonaĵo malaperas, kiam tiu persono finas sian agadon pro diversaj kialoj.
| Invado de k bildstriaj 7” 4 herooj
Ok sekcioj havas sian propran retejon. Tion oni vidas en la paĝo http://www. lei.info/instancoj/sekcioj.php.
Ni memoru pri la ILEI-programo „Ni Savu Niajn Semojn”, kiu estas ia SOS por savi kaj protekti niajn paperajn eldonaĵojn. Tiu programo ne nur sugestas, sed ankaŭ petas, alvokas, ke ĉiu eldonanto sendu ekzempleron de sia publikaĵo al la Biblioteko Hodler en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL), al la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDEL1)en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (CH), al la Kolekto pri Planlingvoj en Vieno (AT) kaj al la Eo-muzeo de Zaozhuang (CN).
Mireille GROSJEAN, prez. de ILEI
Konsilio de Eŭropo: 70-jara strukturo
de Mireille GROSJEAN (Svislando)
Same kiel ILEI, tiu tuteŭropa strukturo festas sian 70-an vivjaron. Tuteŭropa? Fakte ne. Se vi rigardas la mapon de la Konsilio de Eŭropo (KdE) en la reto, vi konstatos, ke restas iu senkolora surfaco oriente de Pollando: Belorusio. Tiu ŝtato ne povas membri en la Konsilio de Eŭropo pro la fakto,
IPR 19/4»22
— paĝo 23 de la PDF —
ke ĝi ne (ankoraŭ ne) abolis la mortpunon. Tiu abolo estas postulo de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, kun sidejo en Strasburgo, Francio. Membras en tiu Konsilio Ruslando, Turkio, Armenio, Kartvelio, Azerbajĝano, kaj ĉiuj aliaj eŭropaj ŝtatoj, entute 46 membroŝtatoj, sendepende de tio ĉu ili membras en Eŭropa Unio, ĉu ili uzas eŭron aŭ ne. Ĉar COUNCIL CONSEIL ankaŭ Eŭropa Unio (EŬ) havas Konsilion kun la —9fEUROPE DELEUROPE oficiala nomo en Esperanto „Eŭropa Konsilio”, kaj plie havas „Konsilion de Eŭropa Unio”, ĉar la Parlamento de EU foje kunvenas en Strasburgo, ĉar KdE uzas la bluan flagon kun dek du steloj oraj, oftas konfuzoj. Vidu la logotipon de la Konsilio de Eŭropo.
La Konsilio de Eŭropo celas:
e „Defendi la homajn rajtojn kaj la parlamentan demokration, kaj garantii la unuaecon de juro;
e Ellabori kontinentskalajn traktatojn por harmoniigi la socialajn kaj jurajn praktikojn de la membroŝtatoj;
e Faciligi la konsciiĝon pri eŭropa identeco surbaze de komunaj valoroj kaj malgraŭ la kulturaj diferencoj.”
Tio estas citaĵo el https://eo.wikipedia.org/wiki/Konsilio de Eŭropo
“Se iu ŝtato membras en KdE, iu civitano de tiu ŝtato, kaze de konflikto kun la ŝtato mem, povas apelacii al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Tio estas granda avantaĝo kaj sekureco por la civitanoj.
Komuna Eŭropa
Referenckadro por lingvoj: Tiu eŭropa strukturo KdE tre gravas por ni lernado, instruado, pritaksado
esperantistoj. Fakto estas, ke ĝi okupiĝas pri lingvoj kaj lanĉis la Komunan Eŭropan Referenckadron pri Lingvoj, KER. En 2004 Katalin Kovats kaj mi iris kune al Strasburgo por renkonti la respondeculon pri tiu KER kaj diskuti, ĉu la Konsilio de Eŭropo povus akcepti Esperanton. Tio sukcesis ĉar Katalin organizis la tradukon de la baza priskribo de KER al Esperanto (vidu foton). Unue ĝenis min, ke tiu strukturo nomiĝas „eŭropa”, ĉar Esperanto estas tutmonda. Tamen antaŭ Esperanto estis en KER la araba, la ĉina, la japana, la korea, do jam la eŭropa kadro eksplodis.
IPR 19/4»723
— paĝo 24 de la PDF —
Lertigi geinstruistojn kaj/aŭ enkonduki Esperanton en
lernejojn
Tiuj du temoj aperis en nia kongreso 2019. Okaze de iu sintezo. Kune. Tamen la du paŝoj, certe farendaj, ne similas unu al la alia.
Mi provos klarigi. vo | U’, STR OUN =
4 3|=
Pri la foto: en la flava domo loĝas Mireille Grosjean, en la blanka, malantaŭ la svisa flago estas la elementa lernejo de la vilaĝo Les Brenets. En neniu publika lernejo de la kantono Neuchatel Esperanto estas instruata.
Lertigi geinstruistojn certe estas tasko de ILEI, sendube. La laboro ne estas facila, la klopodoj enkonduki programon pri Esperanto Instruista Trejnado (EIT) montris, ke ne multaj instruantoj pretas dediĉi tempon al kreskigo de siaj kapabloj. Tre bedaŭrinda aspekto de la laboro de la Ligo. En la listo de farendaĵoj por la Ligo aperas listigo de instruistoj kapablaj lertigi aliajn instruistojn, instruantojn. En ĉiuj grandaj sekcioj ni devus koni homojn, kiuj pretas organizi lertig-kunvenojn, staĝojn, kursojn. Do kunlaboro estas dezirinda. Mi petas la sekciestrojn komenci pripensi pri tia listo en sia lando. En preparo estas modula trejnado por instruistoj.
Eble tiuj du etapoj helpos al tiu temo.
IPR 19/4»24
— paĝo 25 de la PDF —
Enkonduki Esperanton en lernejojn bezonas la laboron de surlokaj homoj, kiuj konas la strukturon de la enlanda eduksistemo. Ne eblas, ke ILEI konu ĉiujn strukturojn de ĉiuj landoj en la mondo, ĉar ili malsimilas unu de la alia. Ne eblas, ke ILEI komencu agadon en iu lando saltante super la ekzisto de la sekcio. Do la laboro, kiu konsistas en kontaktiĝo kun la instruministerio, estas en la manoj de la sekcioj. La Ligo povas provizi ilin per informoj, ciferoj, donitaĵoj. Multaj informoj troviĝas en la retejo www.ilei.info kaj en la paĝoj de IPR. En tiu kampo la gvidado ne estas ĉe la Ligo sed ĉe la membroj en la koncerna ŝtato. Karaj membroj! Raportu pri viaj spertoj! Ni publikigos ilin kaj tio spronos kaj helpos la aliajn agemajn esperantistojn.
Mireille GROSJEAN, prez de ILEI
La sep veraj privilegioj de instruisto
https:/hwww.questionsdeclasses.org/? Les-7-veritables-privileges-du-prof
(la 16-an de junio 2019, el la novaĵletero de „(Questions de classes”, franca forumo por pli homama instruado)
En sia blogo Lucien Marboeuf proponas al ni tre trafan tekston pri la profesio de instruisto.
Instruistoj? Ĉiuj diros, ke ili havas multe da privilegioj. Tio parte ĝustas. Sed dependas de tio, kion oni nomas „privilegio”. Bonvolu forgesi la kliŝojn! Jen sep veraj privilegioj de tiu profesio, kiujn mi vere bedaŭrus, se mi devus ĉesi instrui. Temas pri sep avantaĝoj, kiuj faras la valoron de mia profesio, malgraŭ ĝiaj malfacilaĵoj (ni forgesu ilin nun por momento)
1. Sencohava profesio
Nepras legi la komentojn de tiuj, kiuj antaŭe havis alian profesion; en aliaj kampoj, ĉu en publika ĉu en privata entrepreno. Ili nun instruas, ni aŭskultu ilian opinion. Ili plej bone konas diversajn kampojn kaj plej bone povas kompari; ĉiuj diras la samon. „Antaŭe mi ne sentis min utila…” „Mi havis la impreson, ke mi utilis al nenio, aŭ al neniu persono…” „Mi alportis nenion al la socio…” „Kial mi laboras 14 horojn tage, por ke Microsoft aŭ alia entrepreno akiru pli da mono?” „Al kiu tio utilas konkrete?” Hodiaŭ ili instruas, kaj la demando, al kiu utilas ilia peno, ne aperas. Povas esti, ke multaj laboristoj demandas sin pri la utileco de sia peno por la homa socio aŭ por iu komerca kompanio. Instruisto scias, kial li aŭ ŝi estas tie en sia
IPR 19/4725
— paĝo 26 de la PDF —
profesio, kia estas la signifo de lia/ŝia tasko, al kio kontribuas la diversaj facetoj de lia/ŝia laboro. Ĉiu profesio havas siajn malagrablajn aspektojn, siajn devigojn, siajn kontraŭproduktivajn momentojn, siajn grizajn aŭ malplenajn periodojn. Pli bone alfronti tion kun certeco, ke la farata laboro utilas, gravas, alportas ion valoran al la homaro. Kaj la homaro ekzistas tute konkrete antaŭ niaj okuloj, kiam infanoj aperas. Ĉiun matenon, kiam mi eniras la klasoĉambron, mi scias, pro kio kaj por kiu mi estas tie.
2. Vivu la infanoj!
Ili estas la arda koro de tiu profesio. La ĉefa feliĉo de la instruisto — demandu lin, ŝin — estas la infanoj. Havi profesion, kie oni estas en kontakto kun aliaj, havi profesion bazitan sur homaj interrilatoj, ne nur kun kolegoj, ne nur per sia komputilo, temas pri certeco havi interŝanĝojn kaj pliriĉigojn, kiuj lumigas vian ĉiutagan vivon. Labori kun infanoj estas ankoraŭ pli feliĉiga tasko, pro la fakto, ke infanoj ŝajnas esti pli homaj ol plenkreskuloj, ĉar la sociaj kodoj ankoraŭ ne samformigis ilin, muldis ilin (ni provu, ke la lerneja instruado ne tro kontribuu al tio…)
Kompreneble ekzistas infanoj, kiuj kontraŭas la laboron de la instruisto, kun kiuj la instruisto vere penas, kiuj estas nevideblaj aŭ preskaŭ nevideblaj kaj kiujn ni devas vidi, tiuj, kiuj okupas la tutan spacon kaj kiujn ni devas forgesi por vidi tiujn diskretajn konindajn, sed ĉiuj fakte, se ni sukcesas konsideri ilin bonkore kaj objektive, meritas esti konataj.
3. Esti respondeca
Ĉar temas pri infanoj, nia respondeco estas kompreneble granda, ĉar ili ankoraŭ ne estas memstaraj, ĉar ni devas zorgi pri ilia sekureco, ilia integreco, ilia bonfarto. Plie ni respondecas pri la bona stato de la eta socio, kiun ili konsistigas, ĉu en la klasoĉambro ĉu en la paŭza korto.
Ni ĉefe havas la grandan respondecon ilin instrui, helpi la estontajn civitanojn konstrui sian personecon, jam tio estas giganta tasko. Esti respondeca konsistigas la vertebraron, la kernon de nia profesio, tio helpas al ni stari, alfronti kelkajn tagojn, kiam ni pli ŝatus resti kuŝantaj en nia lito, tio pravigas en si mem niajn devojn: konsideri ĉiun lernanton por li mem, por ŝi mem, for de la grupo, ĉion entrepreni por lia/ŝia progreso, montri per niaj konduto kaj lingvaĵo bonan ekzemplon, esti justa, forgesi ĉiujn familiajn zorgojn kaj sendormajn noktojn, kiam nia propra infano malsanas, kaj eĉ en tiaj kondiĉoj doni sian plej atentan rigardon al niaj lernantoj. Antaŭ tiuj 30
IPR 19/4726
— paĝo 27 de la PDF —
infanoj ni estas respondecaj, tio estas peza kaj bela tasko. Ne multaj homoj povas diri la samon.
4. Ĉiutage ni alfrontas novajn situaciojn
Mi ofte pensas pri oficejaj laboroj, kiujn mi antaŭe konis, pri la monotoneco, pri tiuj tagoj, kiuj ĉiuj similis al la antaŭa tago, tiom, ke mi finfine demandis min, ĉu la komputilo rigardas min aŭ inverse mi ĝin. Ekde la komenco de mia instruista laboro, eĉ se diversaj tagoj iom similas al aliaj, la monotoneco malaperis, ĉiu tago estas ne konata kaj ne antaŭvidebla. Vi povas plej bone ĉion prepari, organizi la lernotaĵojn, krei fazojn, ŝtupojn en via leciono, ne eblas ekzakte antaŭvidi, kiel tio evoluos, kiel la lernantoj reagos, per kia kemia reago inter ili, la lernendaĵoj kaj vi la tempo pasos. Tiu nekonata aspekto povas konstrui kaj malkonstrui viajn tagojn. Ĝi produktas la plej belajn sukcesojn, la plej intensajn ĝojojn, ankaŭ la plej fortajn frustrojn kaj solecajn sentojn. Inter tiuj du polusoj ekzistas granda nombro de diversaj facetoj koloraj kaj bela mikso de diversaj grizoj. Matene dum duŝado, kiam mi penas vekiĝi, mi scias, ke la hodiaŭa tago ne estos klono de la hieraŭa aŭ de la morgaŭa.
5. Sendependeco
Unu granda avantaĝo de la instruistoj de la bazaj lernejoj estas ne havi estron apud si en la ĉiutaga vivo. Mia nura superulo estas la inspektoro, kaj lin mi vidas ne ofte. Niaj rilatoj estas tre bonaj, mi ĝojus vidi lin pli ofte (povus esti ekzemple ĉiujara kontakto kun bilanco de mia laboro kaj de miaj kapabloj, tamen tio estas alia temo…) Tamen mi estas tre feliĉa, ke mi ne vidas lin ĉiun tagon. Sen nepre esti alergia je iu aŭtoritato, mi ŝatas, ke oni lasu min trankvile labori, ke oni fidu min. Mi ne tre ŝatas senti iun malantaŭ mi, kiu konstante rigardas ĉiujn miajn paŝojn kaj agojn. Mi estas plenkreskulo, respondecema, profesia. Mi scias kion mi devas fari, mi scias, kien mi iras, kiel mi iru tien. Mi estas sufiĉe honesta kun mi mem kaj scias, kiam mi devas modifi ion aŭ progresi, se tio bezonatas.
En la sama kunteksto (vi certe opinios, ke mi similas al urso), mi ne estas malkontenta, ke mi ne laboras en malfermita oficejo „open space” kun miaj kolegoj; mi aprezas miajn kolegojn, kun kelkaj ni estas amikoj, sed mi pli bone ŝatas ilin pro la fakto, ke mi ne vidas ilin dum plenaj labortagoj.
Tia preskaŭ kompleta sendependeco havas sian malagrablan flankon: soleco. Tio estas substrekinda trajto de nia profesio, kiu povas esti pezo. Labori dum
IPR 19/4»27
— paĝo 28 de la PDF —
ses horoj tage kun infanoj sen kontakto kun plenkreskuloj, tio povas fari vin frenezulo. Plie: tiu sendependeco postulas de vi, ke vi estu daŭre veka. En oficejo vi povas kaŝi vin en alia ĉambro, se via estro apudas, vi povas eviti la rigardojn.
6. Libereco por krei
Pri tio oni ne multe parolas, tamen tio ravas min. La feliĉo instrui ne troviĝas nur en la klasoĉambro, ĝi ankaŭ atingas mian domon, kie mi dediĉas multe da tempo por prepari miajn kursojn. Tio ne konsistas nur en akrigado de krajonoj. Tiu profesio enhavas grandan parton de kreebloj, kaj la instruistoj havas veran liberecon pedagogian. Ili povas trovi grandan plezuron en kreado kaj preparo de lecioneroj, en elpensado de partoj interesokaptaj kaj sencohavaj, kiuj allogas la gelernantojn, konstrui taksajn strategiojn por obteni klaran vidon de iliaj rezultoj. Tiuj taksadoj ankaŭ informas pri nia maniero stiri nian ŝipon, ni ne forgesu, ke oni kutimas juĝi niajn kapablojn per la sukceso de niaj gelernantoj. Antaŭ ol instrui, mi neniam imagis, kiom granda povas esti la plezuro konstrui, elpensi la lecionojn.
7. Ferioj
Mi ŝatas ilin, unue pro tio, kion ili alportas al miaj lernantoj. La infanoj revenas freŝaj kaj sanaj post la ferioj, kiuj venas post studmonatoj, kiujn ili finis elĉerpitaj kaj senpovaj. Sciante tion, kion mi glutigas al ili dum la semestro, ili meritas tiujn paŭzojn dum la jaro, miaj karuloj.
Pli ol aliaj profesioj, eble malpli ol aliaj, tiu profesio eluzas la homon, forprenas liajn/ŝiajn fortojn. (Demandu la gepatrojn, kiuj foje akompanas la klason dum iu vizito; ĉiam ili tagfine demandas: „Mi vere ne scias, kiel vi eltenas tion dum la tuta tago!”) Tiu profesio postulas tempospacojn por regenerado. Benita estu la eblo forlasi la laboron, vere trovi novajn fortojn, vere rekonstrui sin mem, danke al la diversaj feriperiodoj, kiujn ni havas. Ĉiu instruisto spertas la samon: plena semajno bezonatas por forgesi la laboron kaj la klason, la duan semajnon oni vere ĝuas, kaj ĝi estas la lasta. Dum tiu dua semajno mi bone laboras, uzante du aŭ tri tagojn plenajn por prepari la komencon de la instruperiodo.
Ni parolu pri la „grandaj” ferioj, tiuj de julio-aŭgusto. Unue ni devas komplete forgesi la antaŭan instrujaron (post 15 tagoj mi plu sonĝas pri miaj lernantoj), ni sukcesas forgesi la kalendaron kaj la semajnoritmon. Dum tiu
IPR 19/44728
— paĝo 29 de la PDF —
senhorara pendanta periodo mi retrovas novajn fortojn kaj trovas elanon por la venonta jaro.
Sekvu „L’instit’humeur” (la humoroj de la instruisto) en Facebook kaj Twitter (QLucienMarboeuf (en la franca kompreneble)
Elektis kaj tradukis el la franca Mireille GROSJEAN
Nia planedo dronas en plastorubo
de Dietrich WEIDMANN (Svislando)
Nuntempe sub la minaco de la tutmonda klimatovarmiĝo la homaro perceptas, ke la plej granda media minaco estas la CO»-emisiado, sed fakte oni pro la aktualaj efikoj de la tuttera varmiĝo neglektis alian katastrofon, kies gigantaj dimensioj nur malrapide dum la lastaj du jaro estas ekrimarkitaj en la publika konscio! Nia tuta planedo malrapide sed konstante rubpleniĝas per grandegaj kvantoj da mikroplastaĵoj. Koncernataj estas ĉiuj grundoj sur ĉiuj ses loĝataj kontinentoj kaj ĉiuj maroj inter Arkto kaj Antarktio.
Dum por la problemo de la CO»-emisiado oni jam havas teknikajn solvojn anstataŭigante la fosiliajn energifontojn mondskale per sun-energio, la plastorubo restas problemo, por kiu oni ĝis nun ankoraŭ tute vane cerbumas pri eblaj solvoj. Kaj dum oni povas atendi, ke post la anstataŭigo de la lasta benzin- kaj dizelaŭtomobilo sur nia planedo la CO»-kvanto en nia atmosfero iom post iom malmultiĝos, la plastorubo forĵetata en nian medion tie konserviĝos preskaŭ eterne, se oni ne mekanike ĝin malaperigos. Tasko praktike malplenumebla!
Se oni klasas la historion de la homaro laŭ la homaj labormaterialoj tiam ni nuntempe post la ŝtonepoko, bronzepoko, ferepoko vivas evidente en la plastepoko. Plasto en plej diversaj formoj ludas nuntempe gravegan rolon en la ĉiutaga vivo de ĉiuj homoj sur la tuta planedo. La avantaĝoj de plasto estas multnombraj kaj evidentaj. Plasto estas malmultkoste produktebla el nafto kaj biologia rubo, plasto estas malpeza kaj malfacile korodiĝas. Ĉar plasto facile brulas, ĝi estas ankaŭ facile malaperigebla per bruligado.
IPR 19/4729
— paĝo 30 de la PDF —
La mikroplastoproblemaro
Mikroplasteroj enmediiĝas tiel, ke plasteroj en la naturo erozie diseriĝas kaj disdoniĝas akve kaj vente en la ĉirkaŭaĵo. Per rojoj kaj riveroj ili atingas lagojn kaj fine la maron, multo tamen ankau finiĝas en la grundoj kaj atingas per la nutraĵasimilado en praktike ĉiuj organismoj sur la planedo.
Plasto tamen ne nur pere de malĝustaj pakaĵoj enmediiĝas, sed ankaŭ pere de konstrumaterialoj kaj eĉ pli terure pere de nanopartikloj, kiuj estas uzataj en la plej diversaj vivsektoroj, ankaŭ tie, kie normala homo tion ne konjektus. Tiel mikro- kaj nanoplasteroj servas kiel raspiloj, frotiloj kaj/aŭ ligiloj en kosmetikaĵoj, har- kaj korpoflegiloj, laviloj, dentopastoj, farboj, lakoj kaj konstrumaterialoj.
Ni iniciatu la mondvastan kampanjon „Ne Rubu!” Kiel esperantistoj ni havas en niaj manoj la eblon lanĉi tra nia mondvasta reto tutmondan kampanjon sub la titolo „Ne Rubu!”
Kio estu la celo de nia kampanjo? Ruboevitado:
La plej bona kaj efika metodo estas eviti plastrubon principe. Tion ni plej efike realigas rezignante ĉie pri plasto, kie ekzistas rilatantaj alternativoj. Speciale sensencaj kaj malnecesaj pakumoj principe malpermesitu. Kial ekzemple jam enpakita objekto estas envolvita en aldona plastingo, kaj pluraj tiaj objektoj siavice estas kuntenataj per kroma plastpakumo? La plej ekologia pakaĵo cetere en la plej multaj kazoj estas simpla kartono, kiu en neniu okazo estu farbita kaj kovrita per plasto. Plej malbonaj estas pakaĵoj el kombino de diversaj materialoj. Tiaj ofte nur malfacile disigeblas kaj recikligado de tiaj materialoj tial praktike maleblas.
Recikligado: Per tiu temo ni troviĝas en la dua punkto:
Memkompreneble ankaŭ estontece estos bezonataj pakaĵoj, ĉar pakaĵoj protektas ekzemple nutraĵon de poluado kaj putrado. Nun gravas, ke tiaj pakaĵmaterialoj recikliĝu. Pro tio en la produktado gravas nur, ke la unuopaj pakaĵoj konsistu laŭeble el unu sola materialo. Samtempe la nombro de la permesitaj plastmaterialoj reduktiĝu, tiel ke la ordigado kaj ĝusta recikligado faciliĝu.
IPR 19/4730
— paĝo 31 de la PDF —
Se ekzemple tutmonde uzatas ĉiam nur la samaj du plastmaterialoj kaj papero, kartono kaj ŝtallado, tiam pere de ses malsamaj kolektujoj ĉiu rubo povus facile esti disigita kaj recikligita. Ni tiel povus transformiĝi de forĵetosocio al cirkuladsocio.
Bruligado de la restrubo:
Grandega problemo estas, ke en grandaj partoj de la mondo la restrubo ne bruliĝas, sed deponiĝas en deponejoj, kaj ne malsignifa parto pere de pluvo kaj vento forportiĝas al la medio kaj fine atingas la mondmarojn. Aparte la eŭropaj ŝtatoj povus en sia propra intereso fari celitan evoluhelpon, helpante al malpli evoluintaj landoj konstrui rubbrulejojn kaj funkciantan senrubigan kaj recikligan sistemon. Nia kampanjo „Ne Rubu!” tie celite subtenu tiajn projektojn kaj fortigu ĉe la politikistoj la konscion per mondskala premo al la publika opinio.
Ordigi kaj purigi la planedon:
Post sukcesa forigo de la kialoj de la tutmonda rubado sekvas la ordigado. Iniciatoj, kiel la plej laste lanĉita projekto Clean Ocean [Pura Oceano] kaj la plukkuradmovado plenumas tiun ĉi koncepton. Per la kampanjo „Ne Rubu!” ni volas subteni tiujn ĉi projektojn kaj naskigi multnombrajn ĉiajn aliajn ordigkampanjojn.
La specialaĵo de la agado „Ne Rubu!” estas, ke tiu ĉi kampanjo ne temas pri centre kontrolata organizaĵo aŭ aparta NRO, sed ke ĉiu unuopulo laŭ sia propra maniero povas subteni la kampanjon „Ne Rubu~-”. Per la kradsimbolo ANeRubu en la plej diversaj sociaj medioj, ĉiu povas raporti pri siaj propraj aktivadoj kaj mem fariĝi ambasadoro de „Ne Rubu!”.
Pli da informoj pri la kampanjo vi trovos en la retejo http://informejo .com/nerubu.
Kion povas vi kiel esperantistoj fari konkrete?
– Unue vi povas traduki ĉi tiujn informojn kaj la informojn en la retejo el Esperanto al via loka lingvo.
– Due vi povas krei lokajn agadteamojn kaj konkrete pripensi, kion vi povas rekte fari en via urbo aŭ via vilaĝo.
– Trie vi povas informi vian lokan gazetaron kaj viajn lokajn mediojn pri „Ne Rubu!” kaj samtempe vi povas en ĉiuj viaj personaj kanaloj kaj viaj propraj sociaj medioj varbi por „Ne Rubu!”. Utiligu la stopsimbolon montritan ĉi tie (vi povas elŝuti la simbolon de la retejo) kaj enmetu ĉiam la kradsimbolon ANeRubu en viajn mesaĝojn.
IPR 19/44731
— paĝo 32 de la PDF —
Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI
(daŭrigo)
AKROSTIKO 5
Individua nomo de eks-prezidanto de ILEI … ……………………………. Surfaco… seseeseeseskenneneeneenennneekneneneekneneknekkenkneeknankneeknankleekkeankenketae Komunikmaniero de abeloj peneeeeeseeenseneenenktnsnnennnktnnktnnatnennktnnkkteataeao Estis s. Li volis konservi la prononcon. Li metis z. Kiu estas li? ……… Individua nomo de eks-prezidanto de ILEI S……………………. sees Urbo de la unua EO-klubo…………………… sees ssesesseesseesseesseeeneesseneneeeta Dua litero de la individua nomo de la nuna ILEI-prezidanto ……………
LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI
AKROSTIKO 6
Homa organo penskapabla……………………ssssesesssssesssssseseeseeeeeneeennteeo Difino de limo laŭ Jacques Ancel: „limo estas konstanta perforto, kiun la ……………… faras al la geografio” ………………. sesono Kontinento, kie ILEI havis konferencon, sed UEA ne havis Universalan Kongreson ………………..seseeeessseesseneseeneesnenenneannenannneatoeo Devenlando de Andreo Cseh ……………………..seesesseessseeeeeeeenseneeannenntteeo Fama barata verkisto tradukita al Esperanto…………………….eieeesessii Fama budapeŝta universitato: ……. Lo soseo eueseseseseseessessseeta Urbo, en kiu situas la jura sidejo de ILEI. peeseenseneeneneensnennennenenneteanttta Li estis ILEI-prezidanto. Lia nomo signifas: „suna VeSperTo”……………
LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI
IPR 19/4»732
— paĝo 33 de la PDF —
AKROSTIKO 7
Arbo (japane yanagi, germane Weide, france saule) ………………………. Tiaj demandoj proponas elekton……………………….uee eee eseeseesesseeseeseete Urbo de Universala Kongreso 2020 ……………….. esee eesseseesseeseeseeeeei Ĉefurbo de la lando de UK 2020 ……………….. «esenee esns Plej granda ne mara besto nuntempa ………………….seeiseeesessesseeeseseeeta Urbo, kie troviĝas la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj……………………. Lando, kie kreiĝis ILEI-sekcio en la jaro 2013 ………………………………
LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI
AKROSTIKO 8
Lando, en kiu kuŝas la arkivoj de ILEI ……………………… sees Ŝtata formo, en kiu la povo estas ĉe la popolo ……………… «eesis eee eio Plej valora medalo …………………….. sees esessesseesseeneeseeseeeneeeeeeeeeeneeeta Aŭdebla ondo……………………..e esee seesesseesseeseeeneeseeeeeeeeeneeeeneneneneeteeteaeti Lando de la ILEI-konferenco en 2007………………..sseeseesesssseeeseeseeeta Afrika lando okcidente de Ganao …………………..se ee eesesseeseenseseeeeeeteees Aro da literoj en difinita Ordo ………………………e esee sseeseseseeeeeeneeeeeeteten Lando, kie la Nobel-pacpremio estas prizorgata ……………………… iei
LA NUNA PREZIDANTO DE ILEI
IPR 19/4»33
— paĝo 34 de la PDF —
La nepala lingvo malaperas en Nepalo…
Kelkaj notoj kadre de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj? de Mireille GROSJEAN (Svislando)
„Ĉiam pli granda nombro de nepalaj ŝtataj lernejoj instruas per la angla lingvo por eviti la transiron de lernantoj al privataj lernejoj, kaj tio minacas rekte la nepalan lingvon.” Tiel esprimas sin la nepala ĵurnalisto Prakash Khadka. „Multaj gepatroj en Nepalo konsideras edukon en la angla lingvo kiel bileton por pli bona vivo por siaj infanoj. La plej lasta tendenco povus esprimiĝi: Se vi parolas la anglan, vi povos konkeri la mondon! Dume la unuaj vortoj, kiujn la infanetoj aŭdas en la bebvartejoj estas kanzonoj en la angla, kaj tio fierigas la gepatrojn. La lernejoj, en kiuj oni instruas nur en la angla, kreskas kiel fungoj tra la tuta lando, eĉ en foraj valoj. Tamen problemo aperas, ke mankas kvalifikitaj geinstruistoj. Pluraj kursoj en la Tribhuwan Universitato, la granda universitato de Katmanduo, okazas en la angla.”
r—
Khadka plu klarigas: „Laŭ la censo de 2011 Nepalo havas 125 kastojn kaj etnojn kaj la Nepali Khash Bhasha, tio estas la nepala lingvo, subpremas multajn lokajn idiomojn okaze de longa procezo nomata „hinduigo”, kies frapfrazo estas Unu religio, unu lingvo, unu kulturo. Dum tempo pasas, montriĝas pli kaj pli invado de la angla. Multaj kompanioj kaj ŝtataj oficejoj laboras nun komplete en la angla. Tie malmultaj oficistoj havas la nepalan
3 Tiu ĉi artikolo aperas samtempe en IPR kaj en “Le Monde de l’Esperanto”, la organo de la franca landa asocio.
IPR 19/47734
— paĝo 35 de la PDF —
skribmanieron Devanagari CPI en sia komputilo kaj kapablas tajpi per ĝi. Por protekti nian gepatran lingvon, la registaro devas raciigi la nepalan edukadon metante limojn al troa angle-orientita instruado. La kerna demando estas, ĉu tio ĉi konsistigus malobservon de la rajto de homoj je elektado.” La tuta teksto de Prakash Khadka, en la angla, troviĝas tie: https:/)www.ucanews.com/news/nepals-english-craze-puts-sword-tomother-tongues/84934
En mia titolo mi nomis la nepalan lingvon „duaranga”, ĉar ne larĝe disvastigita kiel la hispana, la franca, la portugala, k.a. Alia duaranga aŭ indiĝena lingvo estas la butana lingvo, kies nomo estas dzongkha ==m. Kadre
de la tutlanda klopodo mezuri la feliĉon de la loĝantoj, la infanetoj parkerigas frazojn pri sia bonfarto en la angla. Samkiel en Nepalo, ankaŭ en Butano aperas la problemo, ke la infanoj ne plu povas komuniki kun siaj geavoj. El tiuj du ekzemploj ni komprenas, ke la minacataj indiĝenaj lingvoj ne nepre estas lokaj idiomoj, sed oficialaj lingvoj de ne tre grandaj landoj.
Pro siaj komercaj ligoj kun Tanzanio, Kenjo kaj Ugando, la eta lando Ruando enkondukis kiel novan oficialan lingvon, la anglan apud la franca kaj la svahila. La loka lingvo estas la kinyaruanda. La instruado iom post iom glitas al la angla. La infanoj certe povas paroli pri bazaj aferoj kun siaj geavoj, sed la kulturaj scioj akiritaj en la lernejo ne plu kongruas: ĉe la geavoj ili estis en la franca, nun ili estas en la angla. Ambaŭ estas vaste disvastigitaj lingvoj, ambaŭ estas eks-koloniaj lingvoj. Notindas, ke la protektado, konservado kaj flegado de la lokaj lingvoj en la tuta mondo ebligas aliron al la konoj pri plantoj kaj iliaj efikoj en higieno kaj flegado de malsanoj. Tion lerte pruvis Tove Skutnabb Kangas, lingvistino el Danlando. Vidu http://www.toveskutnabb-kangas.org/ Tiuj indiĝenaj lingvoj portas sian kvanton de kulturaj scioj kaj valoraĵoj.
Kaj nun en Eŭropo? Aperas pli kaj pli da anglaj vortoj en la surstrataj varbindikoj. Aperas pli kaj pli da anglaj vortoj en la konversacioj en Francio kaj Svislando. „Think tank” anstataŭ „groupe de reflexion” (pripensgrupo), „challenge” anstataŭ „defl” (defio) ktp. Tio fakte estas stulta modo. Tamen tio ne endanĝerigas la bazan lokan lingvon la francan, ĉar ĝi estas mondskale larĝe disvastigita lingvo. Neniu danĝero? Vidu jenan situacion: se franclingvano esploras pri kemio, K/ŝi devas publikigi siajn rezultojn en artikoloj en la angla. Do tiu persono
IPR 19/4735
“Car Wash
— paĝo 36 de la PDF —
devas tage labori pri kemio kaj nokte lerni la anglan. Iu kanadano aŭ usonano, denaska parolanto de la angla, povas esplori pri kemio tage kaj nokte kaj atingos antaŭ la franclingvano la patentojn kaj Nobel-Premiojn. Tio estas maljusta situacio. Kiam nacia lingvo fariĝas internacia lingvo (ĉu temas pri la latina, la franca, la angla nun, la ĉina eble poste….) ĉiam la situacio favoras la denaskulojn. Pro tio nia lingvo Esperanto, lanĉita kiel internacia lingvo, estas justa.
Ni konstatas, ke ekzistas iaj „sociaj tavoloj” ene de la lingvoj: de la tute subaj indiĝenaj lingvoj, afrikaj kaj alikontinentaj, bedaŭrinde neglektataj kaj malaperantaj rapide, tra la mezaj, mi diris duarangaj lingvoj, kiel la nepala (laŭ https://fr.wikipedia.org/wiki/Liste des langues officielles estas 107 lingvoj kiel la nepala, kiuj estas oficialaj en unu sola ŝtato) ĝis la larĝe disvastigitaj lingvoj, inter kiuj kelkaj estas „glottophages (fr)”, lingvomanĝantoj. Tiu ĉi jaro 2019 estis deklarita de UN kaj UNESKO Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj; ni konsciiĝu pri la valoro de ĈIUJ lingvoj.
Instruado de Lingvoj en Finnlando
de Sylvia HAMALAINEN (Finnlando)
ik ‘g
ENKONDUKO
Oficialaj lingvoj en Finnlando Finnlando konstitucie estas dulingva, finn- kaj svedlingva, kio devenas de nia komuna historio kun Svedio. Svedlingvanoj ĉefe loĝas ĉe la marbordo kaj sur la insularo. El la tuta loĝantaro iom pli ol 590 estas svedlingvanoj, sed ekzemple en Alando, insularo inter Svedio kaj Finnlando, tiu estas preskaŭ 9090. Ekzistas pluraj minoritataj grupoj ankaŭ en klare finnlingvaj urboj.
Surfote: Sylvia HAMALAINEN prezentas la instrusistemon de Finnlando okaze de la Tago de la Lernado
IPR 19/4736
— paĝo 37 de la PDF —
En la norda parto de Finnlando, Laponio, vivas la anoj de la sola indiĝena popolo en Finnlando kaj eĉ en Eŭropa Unio, la sameoj. Ilia hejmteritorio situas vaste en la nordaj partoj de Norvegio, Svedio, Finnlando kaj nordokcidenta Rusio. En Finnlando estas parolataj tri malsamaj sameaj lingvoj. Laŭ la konstitucio la sameoj havas kiel indiĝena popolo la rajton oficiale uzi sian lingvon kaj zorgi pri sia kulturo en sia hejmteritorio. La samelingva instruado povas okazi aŭ kiel ĉefa instrulingvo de la lernejo, aŭ kiel lingvo de la fako nomata gepatra lingvo aŭ kiel elektebla fremda lingvo. Ĉiuj bazaj kaj mezaj lernejoj en la vivteritorio uzas la samean lingvon en iu maniero. Eblas trapasi la abiturientan ekzamenon en la samea kaj eblas studi la lingvon en tri universitatoj.
STUDADO DE LINGVOJ EN BAZLERNEJO
La celo de la lingvoinstruado estas en natura ĉiutaga lerneja vivo plivastigi la koncepton pri la mondo kun diversaj kulturoj, gvidi la lernantojn aprezi diversajn lingvojn, ties uzantojn kaj kulturojn kaj finfine ke la infanoj estu kaj lernantoj kaj uzantoj de la lingvo.
Depende de la municipaj ebloj en frua edukado kaj antaŭlernejo, estas aranĝita lingvomergado aŭ donataj scioj pri diversaj lingvoj en manieroj konformaj al la aĝoj de la infanoj.
La gepatroj kune kun siaj bazlernejanoj havas, jam en la komenco de la 9- jara deviga studado, gravan taskon fari la planon por la lerneja lingva vojeto. Estas pluraj ebloj elekti.
La lernanto, kiu nun (aŭtune 2019) estas en la dua klaso, komencas kaj daŭrigas sian lingvostudadon laŭ la sekva programo. Legu pli poste pri la novaj gvidlinioj pri lingvoinstruado.
En la bazlernejo estas devo studi du fremdajn lingvojn, el kiuj unu devas esti la dua hejmlanda lingvo. Preskaŭ 9090 de la lernantoj elektas la anglan kiel la unuan fremdan, A1-lingvon. Dependas de la grandeco de la municipo, kiuj lingvoj estas ofertataj. En Tampere (240 000 enloĝantoj) eblas elekti kiel Al – lingvon el inter la angla, hispana, ĉina, franca, sveda, germana kaj rusa lingvoj. Dependas de la nombro de la lernantoj (minimume ĉ. 15), ĉu la studado de iu alia lingvo ol la angla kiel A1-lingvo komenciĝas. Komparu kun la municipo Taivalkoski (4022 enloĝantoj), kiu ofertas kiel A1 la anglan kaj kiel B1 la svedan kaj libervolajn germanan kaj francan en la 8a jarklaso. En la 4a aŭ 5a jarklaso eblas nedevige komenci studi la A2-lingvon, kiu povas esti la angla, sveda, germana, franca, hispana aŭ iu alia lingvo laŭ ebloj de la municipo kaj lernejo.
IPR 19/4737
— paĝo 38 de la PDF —
En la 6a jarklaso la sveda kiel B1lvenas aŭtomate por tiuj, kies Al estas la angla kaj la angla por tiuj, kiuj komencis per la sveda.
En la jarklaso 8 eblas krome preni nedevigan B2-lingvon.
La enmigrintoj studas laŭ la sama lingva programo kiel la aliaj, sed krome ili ricevas gvidadon en sia propra gepatra lingvo. Menciinde estas, ke en Tampere estas donata instruado de gepatra lingvo en pli ol 30 apartaj lingvoj.
ALIAJ EBLOJ RICEVI INSTRUADON EN IU FREMDA LINGVO Ekzistas municipoj, kiuj ofertas dulingvan instruadon. La celo estas akiri bonan kaj multflankan lingvoscion. Ekzemple en la plej norda municipo en Finnlando kaj Eŭropa Unio, Utsjoki (1285 enloĝantoj), la instruado estas finn- kaj nord-same- lingva. En la tri etaj lernejoj la instrufako gepatra lingvo estas la finna aŭ la samea.
Krom svedlingvaj lernejoj en finnlingvaj urboj, en la ĉefurba regiono ekzistas germanlingva (ekde 1889) kaj anglalingvaj lernejoj. En pluraj aliaj urboj ekzistas lernejoj, kiuj donas anglalingvan instruadon. Krome en Helsinki funkcias franc-finna (1949) kaj finn-rusa (1955) lernejoj. Ekzistas ankoraŭ ses internaciaj lernejoj, kies instrulingvo estas la angla.
En pluraj municipoj estas proponata frua infana lingvomergado en la finna aŭ sveda aŭ antaŭlerneja instruado en la angla, sveda, germana, franca, rusa, finna kaj la samea lingvoj. Tiel estis donita lngvomergado en 112 grupoj. Plejparto de la agadoj okazas en Suda Finnlando.
NOVA LINGVOPROGRAMO EKDE LA JARO 2020
En 2016 estis farita ŝanĝo en la gvidlinioj pri lingvoinstruado. Tio signifas, ke en la tuta lando la lingvoriĉiga programo komenciĝas jam en la frua edukado en infanvartejo kaj en 2020 jam la unuaklasanoj komencos la studadon de Al1-lingvo.
La urbo Tampere (240000 enloĝantoj) estas tre favora al la nova lingvoprogramo kaj donas rimedojn por realigi ĝin. Etaj infanoj facile ensorbas novajn aferojn, kiel nova lingvo. Samtempe ili ensorbas novan kulturon kaj ricevas tutmondan edukadon. La lingvoprogramo donas egalan edukadon al ĉiuj infanoj, ĉu ili estas finnlandanoj aŭ venintaj ĉi tien el aliaj landoj.
Oni konatiĝas kun fremda lingvo per aktivadoj, ludante, kantante, esplorante, imitante k.t.p. En la frua edukado, lingvostudantoj el la universitato donas lingvomergadon. En antaŭlernejo okazas lingvoinstruado unu horon semajne tutan jaron en kvar sekcioj pri tiuj lingvoj, kiujn eblas elekti poste por la unua klaso. En la unua jarklaso, dum la aŭtuna semestro, faka lingvoinstruisto
IPR 19/44738
— paĝo 39 de la PDF —
prezentas dum kvar semajnoj po 1 horon tiujn lingvojn, kiujn eblas elekti kiel Al-lingvon en ĝuste tiu lernejo. En la tuta urbo Tampere eblas elekti inter 7 lingvoj, la angla, germana, franca, hispana, sveda, rusa kaj ĉina, sed en ĉiu lernejo nur kelkajn. Se la infano volas studi iun alian lingvon ol tiun, kiu estas proponata en la propra (plej proksima) lernejo, li rajtas kaj devas ŝanĝi lernejon.
Por la instruistoj estas preparitaj multaj materialoj haveblaj en la reto kaj pluraj okazoj estas aranĝitaj/otaj por daŭra kleriĝado.
RXXRXRXXXXX
Pri vivodaŭra lernado. Jam antaŭ preskaŭ cent jaroj la finna renoma poeto V.A. Koskenniemi skribis poemon. Ties lasta strofo pri la vivodaŭra lernado tekstas jene:
En sonĝo mi ofte revenas
al la kara lerneja pad’.
Ho, estu ke al mi daŭru
ĝis vivfino la lernad’. trad. Tuomo GRUNDSTROM
Esperanto en bazlernejo n-ro 35 en Torun (Pollando)
de Grazyna SZUBRYCZYNSKA (Pollando)
Laborante en infanĝardeno kaj konante la Esperantan medion, mi delonge strebis proksimigi al infanoj aliajn landojn kaj la ideon de Esperanto.
Ŝanĝante laborlokon mi decidis uzi miajn spertojn ankaŭ tie. Kun aprobo de mia nova direktorino ĉi-januare mi anoncis en vizaĝlibraj paĝoj kaj poste sendis al konatoj inviton por partopreni desegnokonkurson laŭ la temo „Pollando miaokule”. La tasko de la infanoj ĝis la 7-a kaj (en dua kategorio) ĝis la10-a jaro estis esprimi propran opinion per libera pentraĵ-tekniko kaj unufraza komento. Loka esperantisto traduku la frazon al Esperanto por mi surloke (en Torun) – al la pola lingvo. Nian lernejon atingis 6 leteroj kaj en ii pli ol 170 desegnaĵoj el: – Svislando — lernantoj de Monika Molnar desegnis pri korespondado kun pola urbo per Esperanto – Ĉinio – Neĝeta uzis la fakton, ke ŝi instruas Esperanton en la lernejo Baotalu en la urbo Zhenjiang. – Serbio – Aranka Laslo ektrovis por la kunlaboro en Subotica 2 lernejojn kaj galerion – Koreio – Jungkee Lee proponis sendi la laboraĵojn de sia propra filino – profesia pentristino kaj instruistino pri pentro-arto – Brazilo — Sebastiao Soares en la lernejo Mariupiara inventis grandan projekton pri Pollando, sukcesis inviti poldevenajn brazilanojn, kiuj al la infanoj rakontis
IPR 19/44739
— paĝo 40 de la PDF —
pri Pollando kaj eĉ kune kuiris polan manĝaĵon. – Hungario — la konkurson partoprenis knabino, kies avino naskiĝis en Pollando.
EM
PATRONAT HONOROWY PREZ” ki PEL . ARVG, PROF |
KUJAWSKOJ
La partoprenantoj de la konkurso ofte mencias pretecon konatiĝi, amikiĝi, amuziĝi kun polaj samaĝanoj; la junuloj rimarkas, ke diferencoj ne gravas. Ili scivolemas pri pola kulturo, komparas kun la propra. Kelkaj substrekas, kiom gravas bonaj rilatoj inter niaj nacioj.
Ni pretigis por ĉiu partoprenanto de la konkurso dulingvan (polan-Esperantan) diplomon kaj por la kreintoj de la plej interesaj desegnoj donacojn. Krome ricevos ilin ĉiu lernejo. Komisiono elektante la 3 premiotajn laboraĵojn rimarkis, ke almenaŭ 50 ceteraj meritas, ke oni montru ilin al pli vasta publiko. Post multaj streboj mi sukcesis kun helpo de miaj kunlaborantinoj organizi ekspozicion en la toruna Pedagogia Biblioteko. Ĉiu desegnaĵo havis komenton en tri lingvoj: nacia por la infano, Esperanta kaj pola. La ekspozicion akompanis informoj, priskriboj pri Esperanto kaj Esperantlingvaj gvidlibroj pri polaj urboj. Sur la paĝo de la biblioteko klakante blukolorajn vortojn
IPR 19/44740
— paĝo 41 de la PDF —
prezentacja prac Vi povas Vidi trilingvan prezentadon kun la laboraĵoj http:.//www.bptorun.edu.pl/index.php?akcja=kart id=25ĝid news=1076.
La 2-an de aŭgusto 2019 okazis solena malfermo de la ekspozicio.
Bedaŭrinde la urbestro ne partoprenis en ĝi, sed decidis esti ĝia honora protektanto. Venis homoj kunigitaj kun toruna edukado kaj kulturo, krome „hazardaj” personoj, ĉar la aranĝo estis bone reklamita por torunanoj per ĵurnalo kaj interreto. Ĝojigis nin la partopreno de la estro de UEA kaj la avo de partoprenantoj de la konkurso samtempe – Jungkee Lee kun tri gekoreoj. Ĉiuj programeroj estis tradukitaj fare de Teresa Nemere al la Esperanta lingvo. La direktorino de la lernejo bonvenigis ĉiujn gastojn en Esperanto kaj mi prezentis la organizadon kaj atingojn de la konkurso. Sekvis parolado de Jungkee Lee, kiu gratulis al ni kaj proponis daŭrigon de nia kunlaboro. Maria Pokrzywnicka kiel loka esperantistino kaj kunlaboristino de la toruna Etnografia Muzeo anoncis baldaŭan starton de lingvokurso. La toruna poetino Malgorzata Musiatowska prezentis propan versaĵon pri la aranĝo. La 10-jara Staĉjo legis kelkajn komentojn de la partoprenantoj de la konkurso kaj mi – iliajn tradukojn. Estis tre kortuŝa momento kaj la knabo (certe ankaŭ la aŭtoroj de la vortoj) ricevis grandan aplaŭdon. La aranĝon filmis kaj intervjuis nin la loka televido, por ke vespere ni aperu en „Novaĵoj”.
Post la sukcesa aranĝo, la direktorino petis min daŭrigi la enkondukon de Esperanto en nia lernejo. Mi elektis la instruadon per rekta metodo en mia grupo: 4-jaruloj, krome korespondadon kun lernejoj kun interŝanĝo de pentraĵoj pri la propraj urbo kaj vivo.
IPR 19/44741
— paĝo 42 de la PDF —
El la landoj kaj sekcioj
Germanio
Ekspozicio memore al nia iama redakciano, s-ro R0ssler
Ĝi havis la titolon „Franz-Georg Rossler – universala en muziko, literaturo kaj arto”. Lia spirito en la Palatinata Landa Biblioteko en Speyer estis preskaŭ palpebla dum la inaŭguro komence de aprilo 2019, kiam renkontiĝis liaj amikoj, konatuloj kaj admirantoj. La 14-an de majo 2019 estis la 70-a datreveno de la naskiĝo de Franz-Georg RoOssler, sed bedaŭrinde li tro frue mortis la 17-an de marto 2017, kvar tagojn antaŭ sia planita prelego pri „Martin Greifen la muziko” en la Palatinata Landa Biblioteko en Speyer. En ĝi — kiel kutime — li volis interligi ĉiujn genrojn – muzikon, literaturon kaj regionan historion.
Franz-Georg Rossler en malfermo de ekspozicio en Dudenhofen
Ute Bahrs, la bibliotekestrino, salutis la alvenintojn en la homplena aŭlo de la konstruaĵo. D-ro Daniel Fromme en sia parolado esprimis sian ĝojon, ke la ekspozicio, kiun oni jam planis plurajn jarojn pli frue, malgraŭ la forpaso de s-ro R0ssler povis esti prezentata al la publiko. Fromme priskribis la vivo-
IPR 19/4»42
— paĝo 43 de la PDF —
karieron de Rossler, kiu plenkreskis en Ruppertsberg kaj jam frue engaĝiĝis en muziko. Ekde 1977 ĝis sia emeritiĝo li estis instruisto pri muziko kaj geografio en la gimnazio Nikolaus-von Weis en Speyer. Rossler ludis plurajn instrumentojn, komponis pli ol 250 muzikpecojn, estis korusogvidanto kaj orgenisto. Li ĉiam kunligis siajn prelegojn kaj tekstojn kun muziko, poezio kaj regionaj temoj.
Por la artisto ROssler la lingvo estis grava esprimrimedo. Li kreis pli ol 500 ĵurnalistajn artikolojn kaj literaturajn tekstojn en la germana kaj en Esperanto. En la tuta Eŭropo li dum renkontiĝoj kaj kongresoj prelegis, ankaŭ ofte en Esperanto. En Speyer li kunfondis la „„Esperanto- Laborunuiĝon en la diocezo Speyer”. Li havis pli ol cent bildartajn ekspoziciojn en- kaj eksterlande, ofte kunlabore kun sia edzino, Rita Rossler- Buckel.
La ekspozicio en Speyer en 16 vitrinoj montris multajn erojn pri li: infanaĝo, studado, lerneja laboro, orgenludo, koruso-gvidado, muziknotoj, holokaŭsto, prelegoj, Esperanto, literaturaĵoj, libroj, skulptaĵoj, kapoj skulptitaj kaj desegnitaj, bildarta laboro ktp.
Por precizigi la imagon pri tiu unika admirinda artisto kvin vivoakompanantoj raportis pri siaj travivaĵoj kun Rossler. Inter 1li ankaŭ Albrecht Kronenberger, mem esperantisto, kiu citis la eldiron de Rossler: „Mi ankaŭ estonte ne lasos Esperanton: „Kiel heliko surdorsan dometon/ Esperantujon mi portas kun mi.” La vidvino Rita ROssler-Buckel rakontis pri la 53 kune pasigitaj jaroj, kiuj ankaŭ ŝin multe influis muzike, literature kaj arte. Fine ŝi citis memtradukitan tekston de Martin Greif en Esperanto:
Feliĉo — kvazaŭ sunrigard’: Feliĉo — kvazaŭ sunrigard’: neniu povas ĝin akiri nur post kiam ĝi formortis neniu pri si povas diri nur post kiam plagoj sortis ke li vere sen kondiĉ ‘ koro sentas tutkonscie estas plena je feliĉ” ke ĝi iam sen kondiĉ’
estis plena je feliĉ’
Inaŭgure de la dignoplena solenaĵo, la flutogrupo „Fluto Palatina”, gvidata de Rita RoOssler-Buckel, ludis muzikpecon „Au claire de la lune” de Franz Georg RoOssler.
Jozsef NEMETH“
4 Fonto: Monika Neustŝdter (05.04.2019): Ein Denkmal gesetzt. Die Rheinpfalz. Elŝuto: www.rheinpfalz.de/artikel/ein-denkmal-gesetzt-1/. (04.10.2019)
IPR 19/4743
— paĝo 44 de la PDF —
„Esperanto en dialogo” — kurso en la germana lingvo
La adreso estas: http://www.esperanto.de/lehrbuch kiu tamen tuj gvidas al la origina https://agei.esperanto-urbo.de/netzkurs/ ĉar la Esperanto-Centro de Herzberg tre dankinde donis lokon al mia kurso sur sia servilo.
Rudolf Fischer, fischru(Quni-muenster.de
Hispanio
Ni atingis la oficialan instruadon de Esperanto kiel elektebla lernofako en la Publika Edukadsistemo; tio neniam antaŭe okazis en la historio de Hispanio, kaj estas dankinda al la plenumado de la „Projekto Esperanto Komuniko” kadre de la Eŭropa programo Erasmus~ KAl.
ERASMUS- Esperanto Komuniki
Post la propono de la fako en nia mezlernejo elektis ĝin 26 lernantoj de la unua kurso de Bakalaŭro, tio estas vere mirinda, ĉar ili havas multajn opciojn kaj eblojn tre buntajn kaj allogajn. Do ĝi estas vera sukceso, kiu respondas al antaŭa laboro de informado kaj divastigado pri Esperanto inter la lernantoj dum la pasinta kurso.
Pri kio temas la Projekto „Esperanto Komuniko”?
La projekto „Esperanto Komuniko” malfermas vojon al la pliboniĝo kaj riĉiĝo de plurlingveco kaj la instruado de lingvoj, same kiel praktika respondo al la celo de Eŭropa civitaneco per profitado de la ĉeesto de diversnacidevenaj lernantoj.
IPR 19/4»744
— paĝo 45 de la PDF —
Per tiu ĉi projekto ni celas:
– Doti la instruistaron per novaj pedagogiaj iloj por plibonigi ties instrupraktikon. Ili uzos Esperanton por pligonigi la instruadon de fremdaj lingvoj kiel la angla, la franca aŭ la klasikaj lingvoj kiel la latina.
– Ampleksigi la kulturan, lingvan kaj edukan proponon en la centro. -Akceli kaj disvolvi la koncepton de Eŭropa civitaneco inter la lernantaro per kultura kaj lingva interŝanĝo kaj la internacia kunlaboro inter mezlernejoj el diversaj Eŭropaj landoj per Esperanto. – Akceli la interkulturan dialogon stimulante la konojn pri aliaj kulturaj, lingvaj kaj sociaj realaĵoj fremdaj de la propra. – Akceli la respekton kaj komprenon pri aliaj kulturoj per la kono kaj komunikado pere de Esperanto, internacia lingvo, kies uzado kaj instruado estas oficiale rekomenditaj de UNESKO. – Batali kontraŭ iaspeca diskriminaciado, rasismo, ksenofobio, socia malinkludo kaŭze de etno-originaj, lingvaj aŭ kulturaj aferoj. – Faciligi kaj akceli la lernadon de fremdaj lingvoj inter la lernantaro dankal studo de Esperanto. – Doti la lernantaron per lerta simpla kaj efika komunikilo, kiu ebligu kulturan interŝanĝon kun alilandaj kaj alikulturaj homoj. – Aliri al la riĉega kaj vasta originala kaj tradukita Esperanta literaturo kaj ĝui ĝiajn eksterordinarajn kreaĵojn aperintajn laŭlonge de pli ol 120 jaroj de historio. – Promocii kaj vigligi la idealojn de toleremo, pacemo, inkludado, dialogo kaj respekto inter ĉiuj popoloj kaj lingvoj de la mondo, samidealojn de la Esperantismo, unua pacisma socia movado en la historio de Eŭropo.
A. Fabian JIMENEZ
Hungario
Asembleo kaj Pedagogia Tago de ILEI-HU
La 29-an de septembro 2019 Asocio de Hungaraj Esperanto-Instruistoj (Eszperantista Pedagogusok Magyarorszagi Egyesŭlete, EPME) havis sian jarkunvenon, en kiu partoprenis pli ol 20 kolegoj. Jozsef Nemeth, la prezidanto de la asocio, raportis pri la financa rezulto kaj faka agado en la jaro 2018. La asembleo unuanime akceptis ambaŭ raportojn kaj tiel la raporto pri la bilanco iĝis oficiala kaj sendebla al la koncernaj instancoj.
Krom la asembleo ni organizis multajn fakajn programerojn. Ili estas: – interŝanĝo kaj pruntedono de Esperanto-libroj kaj revuoj organizitaj de Palma Csiszar-Salomon, estrarano de EPME;
IPR 19/4745
— paĝo 46 de la PDF —
– „Ĉu vi preferas “vertikalan” aŭ “horizontalan” gramatikon, instruante?” — prelego kaj diskutrondo de D-ro Balazs Wacha (vd la foton) pri sinsekvo de gramatikaj konoj en kursoj de Esperanto. Li prezentis plurajn lernolibrojn el tiu vidpunkto analizante, ĉu la gramatikaĵoj estas instruataj paŝon post paŝo malrapide, aŭ ĉu ili aperas tuj en la komencaj lecionoj;
– Stefan MacGill prezentis la revuon Juna Amiko, la hungarajn perantojn kaj klopodis varbi por ĝi (noto: jam 8 hungaraj abonis ĝin kune kun IPR por la jaro 2020 tra EPME);
– Pal Gajdos prezentis tradukojn de hungaraj popolkantoj kaj ni kune kantis; – La tagon finis diskutrondo gvidata de Jozsef Eszenyi, estrarano de EPME. Jen kelkaj konkludoj de la diskuto: ni devus krei novan retejon de EPME por eksteruloj; ni kompilos liston de tiuj universitatoj, en kiuj oni akceptas la ŝtatan lingvoekzamenon pri Esperanto; ekde la sekva jaro la gimnazianoj devos havi lingvoekzamenon por eniri universitaton, sed ni ne havas sufiĉe da gimnaziaj EO-instruistoj en la kazo, en kiu oni akceptos ankaŭ Esperanton.
Jozsef NEMETH
IPR 19/4»46
— paĝo 47 de la PDF —
Italio
Esperanto eniras lernejon
La unuagrada lernejo „B. Ortis” de la inkluziva Instituto de CHIONS, Pordenone, ltalio
La 25-an de marto 2019 la loka spertulo pri Esperanto sinjoro Kleno Fantin venis kun grandanima dispono, sen iu ajn elspezo por la familioj de la lernantoj kaj la lerneja administrado, en nian lernejon „B. Ortis” de Chions — ĉefvilaĝo.
Estas la unua fojo, laŭ la memoro de la raportantino, ke en tiu lernejo oni prezentas aliron al la internacia lingvo de doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof.
La gelernantoj de la du triaj klasoj, entute 29 geinfanoj, profitis el la duhora leciono, kiun ili ekde la 15a de decembro atendis scivoleme.
Sinjoro Kleno prezentis Esperanton kiel eble plej taŭge por knaboj kaj knabinoj, eĉ pere de iuj bazaj gramatikaj reguloj, kaj tradukis, kun devota zorgo, preskaŭ cent vortojn proponitajn de la lernantoj mem.
Ĉi tiu malgranda aliro al Esperanto estis antaŭenigita kadre de la lecionoj pri Geografio kaj Civitaneco, por doni al la gelernantoj plian edukan okazon
IPR 19/4747
— paĝo 48 de la PDF —
pripensi la gravecon de pacaj rilatoj kaj reciproka kompreno inter la popoloj loĝantaj sur la Tero, komencante de tiuj, kiuj estas proksimaj al ni. En ĉi tiu senso, Esperanto, kiel sinjoro Kleno diras, estas: „… tre bela komunikilo, oni trovas per ĝi bonajn amikojn … por fari pli bonan mondon … (en kiu) unu estas ĉiuj kaj ĉiuj estas unu”. En la tago de sia vizito, sinjoro Kleno alportis al ni planton, belegan orkideon, kiu nun tronas en nia enirhalo kun la verda stelo, simbolo de Esperanto, ligita al ĝi, rimarkebla de ĉiuj tra la fenestroj. Grandegan dankon al s-ro Kleno Fantin pro lia altvalora kontribuo, pere de lia multjara kono pri Esperanto, komencita kiam li ankoraŭ estis knabo, por montri al ni „Alian Mondon Eblan”. Kun multe da bondeziroj kaj la plej koraj salutoj al ĉiuj
Flavia DELLA ROSA
La 53-a ILEI-Kongreso en Kanado
La 53-a Internacia Kongreso pri Esperanto kaj Edukado okazos en Kebekurbo de la la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2020 kun komuna veturado al la 105- a UK en Montrealo poste.
| UNIVERSITE Programskizo LAVAL
e sabato: bonvenigo en flughaveno de Kebekurbo kaj alveno al Universitato Laval (UL, vd la foton sekvapaĝe el la retejo www.ulaval.ca), gvidataj vizitoj (pluraj grupoj, laŭ horo de alveno) de kampuso kaj ĉirkaŭaĵoj, vespermanĝo libera (estas pluraj restoracioj proksime), frua enlitiĝo pro horzonŝanĝo.
e dimanĉo: solena malfermo, enkonduka prelego pri la kongresa temo „Interlingvistiko en universitatoj” prezentita de Prof. Duncan Charters, faka programo, frandvespero, ludo „Malkovru Amerikon” grupe.
e lundo: matene faka programo kaj komitatkunsido; posttagmeze, gvidataj vizitoj de alta malnova urbo, komuna vespermanĝo en restoracio kaj „nacia vespero” en junulara gastejo
IPR 19/4748
— paĝo 49 de la PDF —
e mardo: matene faka programo kaj komitatkunsido; posttagmeze, Lingva Festivalo kaj sporta evento en kontakto kun la publiko; libera vespero (homoj kiuj volas sperti kebekan noktan vivon povos veturi denove al urbocentro…)
ko ko
UI kie
e merkredo: buso je 9h al indiĝena vilaĝo, duhora vizito de muzeo, promeno en Wendake kaj tagmanĝo tie; vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Vendako; per buso al akvofaloj Montmorency kaj promeno tie; vizito de malalta malnova urbo kaj vespermanĝo en „Spag£tini”
e ĵaŭdo: Komitatkunsido kaj faka programo, bankedo kaj balo
e vendredo: faka programo; je la 16-a horo konkluda momento; libera vespermanĝo; solena fermo inkluzive arta programo: de la 20-a ĝis la 22-a horo.
e sabato: buso al Tririvero je la 10h, promeno kaj tagmanĝo tie (restoracio „Mondo”), buso al Montrealo. Aŭ: buso je la 8h por atingi Montrealon je la 12-a horo por Komitatanoj, kiuj devas kunsidi je la 14-a horo.
Ni opinias, ke ILElanoj ege ŝatos Kebekurbon. Iam dum la semajno okazos renkontiĝo kun la partoprenantoj de la antaŭkongreso de UK.
IPR 19/4749
— paĝo 50 de la PDF —
Aliĝilo por la 53-a Kongreso de ILEI Kebekurbo, 25 julio — 1 aŭgusto 2020
= Nomoj: Persona(j)
Familia(j) []no [Viro Naskiĝdato Profesio
= Lando Kodo, urbo
= Loĝadreso Retadreso Telefono
= Ĉu vi konsentas, ke via retpoŝtadreso aperu en publika listo de partoprenantoj? [ |Jes. / [ ]Ne = Mi aliĝas al la konferenco kiel (elektu unu):
membro de ILEI, ne membro, LI infano, LI junulo. handikapulo, [ familiano, Mi nur-simpozie/unu-du-tage. = Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno foriro = Mi kotizas EUR. (Vidu la kotiztabelon sur la sekva paĝo.) = Mi kontribuas EUR por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j) / agado(j):
= Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago de la kotizo kaj mi pagas jene (indiku vian pagmanieron): LI Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2ZA. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio.
LI Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante “ILEI-Kongreso 2020”
= Mi[ ]bezonas /[ ]ne bezonas invitilon por peti vizon.
= Mi posedas pasporton n-ro de la ŝtato validan ĝis la dato = Por la Lingva Festivalo mi proponas prezenti la lingvon = Aliaj kontribuproponoj por la konferenca programo:
= Aliaj komentoj, sugestoj, proponoj
= Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn el la Kongresa Regularo, p. 6-9 (ilei.info/dok/Konferenca regularo.pdf).
Loko, dato Subskribo
IPR 19/4750
— paĝo 51 de la PDF —
Viajn aliĝilojn bonvolu sendi paperpoŝte, aŭ la skanaĵon rete, al:
William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, 4 Edgecomb Ct, Portland, ME 04013, Usono, «ilei.kasisto(Qgmail.com~, kun porinforma kopio al Mireille Grosjean «ilei.prezidanto(Jgmail.com»
Prefere uzu la elektronikan aliĝilon, kiam ni povos anonci ĝian aperon.
Kotizoj
A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj sub B ĉi-sekve.
B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko).
Aliĝperiodo“: Antaŭ la De la 1.04.2020 De la 1.7. 2020 31.03.2020 ĝis la 30.06.2020 | ĝis la komenco de la evento Aliĝkategorio““: A B A B A B
Membro de ILEI(1) 65€ 40€ 15€ s0€ 90€ 60€
Ne-membro 80€ s0€ 90€ 60€ 105 € 70€
Infano ĝis 18 j.(2) 1€ | iE€ | i0€E | 10E 10€ 10€
Junulo (3), handik. | 40€ | 30€ | 45e | 35€ s0€ 40€ (4)
Familiano (5), 30€ 20€ 45€ 25€ 45€ 30€ akomp. (6)
Ajna 1- aŭ 2-taga partopreno (7) 40€ 30€ 45€ 35€ 50€ 40€
“ Validas kotizo laŭ la dato de pago — “FAliĝkategorioj:
A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B.
B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko).
(1) Membro de ILEI estas tiu, kiu jam pagis membrokotizon por la jaro 2019. Honoraj Membroj ĝuas 10090-an rabaton.
(2) Infanoj kun akompananto kaj junuloj aĝaj ĝis 18 j. je 13 julio 2019 pagas la infanan kongresan kotizon.
IPR 19/45751
— paĝo 52 de la PDF —
(3) Junulo: kiu naskiĝis post la 13-a de julio 1989. (4) Handikapulo. Bonvolu sendi al ILEI atestilon.
(5) Familiano: Se aliĝas du aŭ pliaj samfamilianoj, unu el ili pagu plenan kotizon kaj la cetera(j) (escepte de infanoj, junuloj, handikapuloj kaj aliaj kiuj jam ĝuas alikaŭzan kotizrabaton) pagu 5090 de la respektiva kotizo el la kotiztabelo, kiun li/ŝi pagus aliĝante memstare. Familianoj estas konsiderataj: edz(m)o, ge(bo)filoj, ge(bo)patroj, geavoj, genepoj, koramik(in)o, ge(bo)fratoj vivantaj kune en familia aŭ koramika komunumo.
(6) Akompananto de handikapulo aŭ infano(j) pagas 5090 de la kotizo, kiun ŝi/li pagus kiel ordinara aliĝanto. Ekzemple A-landa ne-membro de ILEI, aliĝanta kiel akompananto je 05.04.2020, pagas 37,50 € (= 5090 de 75 €).
(7) Unu- aŭ 2-taga kotizo. Por partopreno longa pli ol 2 tagojn validas la plena kotizo laŭ la kotiztabelo.
Kaze de rezigno, 5090 de la kotizo estos repagitaj, se aliĝinto malanoncas sin pro valida kaŭzo antaŭ la 15-a de junio de la kongresa jaro.
Juna Amiko bezonas vin!
Nia komunumo urĝe bezonas pli da lernantoj. Ili bezonas ne nur bazan kurson, sed ankaŭ konvenan progresigan legomaterialon. Jam tra 45 jaroj la renoma revuo Juna Amiko fidele liveradas tion, per sindediĉa kaj plurkultura redakcia teamo kombinita kun rigora lingva kontrolo. La revuo mem aperas plenkolore kaj en presita formo 4- foje en la jaro. Por certigi la daŭripovon de la revuo, ni devas tuj munti grandan varbkampanjon por la kalendara jaro 2020. En preparo estas serio de varbafiŝoj, unuavice por reta uzado kune kun pliaj varbaj helpiloj. Ĉiu membro de ILEI estas varme invitata kunlabori en tiu kampanjo. Gravas emfazi, ke la revuo valoras por la tuta komunumo, ne nur por instruistoj kaj lernejanoj. Memoru, ke ekzistas nova eblo iĝi “supera membro” de ILEI, kiu inkluzivas la abonadon de Juna Amiko (JA) je avantaĝa prezo; membreco ĉe ILEI kun abono al JA: en A-lando € 32 , en B-lando €18. La estraro de ILEI kaj mi pripensas pri nova efika eblo aboni la revuon Juna Amiko elektronike. Do devus aperi nova retejo, kie ni prezentu la revuon, enmetu kelkajn artikolojn kaj/aŭ plenajn numerojn, kaj kie la abonantoj povu mem entajpi siajn donitaĵojn. ILEI sekve serĉas iun, kiu povus starigi tian retejon kaj trovi servilon, kie ĝi povus nesti. Helpopretuloj bv. kontakti min kaj la prezidanton; ni povos krei skemon de la enhavo de tiu retejo, sed mi naskiĝis du generaciojn tro frue por mem povi realigi ion tian. Kune, ni organizu grandan puŝon por atingi signifan kreskon en la legantaro! Stefan MACGILL, komisiito pri varbado por „Juna Amiko”, stefan.macgillQgmail.com
IPR 19/4752
— paĝo 53 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI
Laborkomisionoj
Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Monika Molnar, Giridhar Rao, Jĉrĉmie Sabiyumva, Han Zuwu.
Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsofia Korody, Rob Moerbeek.
Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola.
Lerneja: Julian Hernandez, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerkoviĉ, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi.
Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean.
Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean.
Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kovats, Radojica Petroviĉ, Kristin Tytgat, Vicente Manzano Arrondo. Estrare: Ivan Colling.
Enmovadaj partneroj (entute 14)
E(QI (Edukado ĉe Interreto): Vifazna 840/67A, SK-958 04 Partizanske, Slovakio, info(Qikso.net. Tel: (1421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/.
Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kovats, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto(Qedukado.net.
ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (149) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsofia Kor6dy, zsofia.korody(Desperanto.de.
IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA
TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Unika (Yuro Jung). Observanto de TEJO ĉe ILEI: Karina Oliveira.
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters.
kaj aliaj
Ekstermovadaj partneroj (entute 8)
ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsofia Korody,
FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean.
UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro.
Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Esperanto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud(Q aliceads1.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire, Marie-Sylvie Julian, Emmanuel Desbriĉres.
kaj aliaj
IPR 19/4753
— paĝo 54 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj
Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de 7PR jare. Kun aliro nur al la reta versio de ZPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 32 € kaj por B-landanoj 18 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando.Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. «ilei.kasisto(D gmail.com». Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI- banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj:
a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNLZA. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU.
b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago.
“ Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.
“ ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL).
“ Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE- 8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARCEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NEMETH Jozsef, F6 u. 41/5, HU-8531 IHASZ, Hungario, jozefo.nemeth(dgmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (136-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) estas Vjaĉeslav Suslov, rete: gloro59(Qyandex.ru. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr(Qgmail.com.
Ni fermis la nunan numeron la 15-an de oktobro 2019,
redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2020.
IPR 19/4»54
— paĝo 55 de la PDF —
Grupoj de partoprenantoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano (PL) el la jaroj 2016 (supre) kaj 2019 (malsupre) (vd. p. 4)
IPR 19/4»55
— paĝo 56 de la PDF —
PATRONY” ZZONOROWY
/
loruri
IPR 2020/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 50 – trimonata
20/1 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Javier Alcalde Monique Arnaud Florina Caragea Martine Demouy Klaus Friese Irina Gonĉarova Mireille Grosjean Hori Jasuo Marija Jerković Koffitche Koufionou Katalin Kovats L. Lu Wunsch Rolshoven Jean Bosco Malanda Patrick Manirakiza Gilbert Ndihokubwayo Germain Pirlot Martin Ptasiński Jean-Claude Roy Renée Triolle
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Germain PIRLOT: Kunlaboro kun AEDE (EAI) ……………………………………………….. 4 Javier ALCALDE: Esperanto kaj sociaj sciencoj ………………………………………………. 7 Programo „Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo” ……. 10 Kvartaga kurso Instruista Trejnado (EIT) en Bujumbura ……………………………….. 15 Mireille GROSJEAN: Piaget ne atingis Afrikon ………………………………………………. 16 Raporto de ILEI-delegitoj pri la Ĝenerala Konf. UNESKO 2019 (M. ARNAUD) .. 18 Ĉefaj decidoj de la 40a Ĝen. Konf. / Monda Raporto pri Edukado (R. TRIOLLE) . 22 Gravaj kaj ne gravaj punktoj por la Ligo (Mireille GROSJEAN) ………………………. 24 La 60-a Internacia Esperanto-Sumoo (HORI Jasuo) ……………………………………… 22 Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI – parto III. (M. GROSJEAN) …….. 25 El la landoj kaj sekcioj (DE, CD, HR, NL) …………………………………………………… 27 Jean-Claude ROY: Mia deziro por 2020 kaj por la 20-aj jaroj ………………………… 33 La 53-a ILEI-Kongreso en Kanado – pliaj informoj ………………………………………. 34 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj, adresaroj de funkciuloj………………………… 38
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, 9-11, Asahicyou 3, Kawagoe, Saitama JP-3501126, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, kongresaj aferoj, TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Universitata agado, Eŭropa komisiono de UEA, AEDE.
IPR 20/12
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, 2020 estu feliĉa jaro por ni ĉiuj, kuraĝa jaro laŭ la agado de Hector Hodler, kiu mortis en 1920. Mi faras la unuan paŝon: I1, I2, I3 povus esti la tri niveloj de nova sistemo de ILEI por diplomi geinstruistojn. I1 estus la Unua Nivelo, estus por „kursgvidantoj” kaj trovus inspiron en nia malnova programo „Flugiloj de facila vento”. Ĝi estus enkonduko en pedagogion kaj ebligus al la kursgvidantoj ricevi dekhoran bazan kurson pri metodiko. Eĉ sen tia kurso la entuziasmaj eistoj instruas, kaj mi ne povas imagi, ke ILEI estus policisto kaj malpermesus tion. Tia kurso povus aperi inter aliaj eventoj en la programo de la Somera Esperanto-Studado (SES) kaj IJK, la Kongreso de TEJO. I2 estus jam pli postulema lertigado por „instruantoj”. I3 estus altnivela studado, por „instruistoj”, same kiel ĝi nun ekzistas sub la nomo EIT: Esperanto Instruista 1 Trejnado, kiu alportis (-os) al ni kvin AdE – Akademio de Esperanto novajn diplomitajn gekolegojn. Ĉiuj tri I por Instruistoj devus esti akireblaj en Sur la titolpaĝo: La emblemo de modula formo. la ILEI-Kongreso montras supre Vi ĉiuj, inkluzive la estraro de ILEI, maldekstre la flagon de la aŭdas tion je la unua fojo. Bonvole provinco Kebekio kaj sube komentu! Ĉu mia propono plenumas dekstre la flagon de Kebekurbo. bezonon aŭ ĉu ĝi estas netaŭga? Sur la dorskovrilo: Esperanto En atendo elkore salutas en Kroatio (vd p. 29). Mireille GROSJEAN Prez de ILEI IPR 20/13
— paĝo 4 de la PDF —
KUNLABORO KUN AEDE (EAI) de Germain PIRLOT, em. instruisto pri historio kaj la franca en mezgrada lernejo Kiam mi eklernis Esperanton en la jaroj 1970-aj, mi jam estis membro de AEDE (Association Européenne Des Enseignants – Eŭropa Asocio de la Instruistoj) kaj partoprenis kelkajn renkontiĝojn. Mi parolis pri Esperanto interalie al lernejestro de Hannut (Belgio), kiu estis unu el la organizantoj de la jara Eŭropa Semajno. Li mem proponis, ke Esperanto estu unu el la laborlingvoj apud la franca, la germana kaj la nederlanda. Tion mi diskonigis al esperantistaj instruistoj kaj partoprenis deko, i.a. unu el Britio, sen iu ajn problemo. La sekvantan jaron, tiu semajno okazis en Freiburg (Germanio) sed, malgraŭ antaŭavertoj, du „verdstelaj misiistoj” kondutis sekte kaj tedegis la aliajn partoprenantojn per senĉesaj klopodoj por esperantigi ilin. Konkludo: pro la multaj protestoj, la Eŭropa Semajno pluiris sen Esperanto! Tiam mi havis bonegajn kontaktojn kun s-ro Camille Kech, ataŝeo ĉe la franclingva Ministerio pri Edukado kaj eŭropa prezidanto de AEDE. Li petis starigon de tradukreto pere de Esperanto por informoj, kiujn de tempo al tempo li devis dissendi al landaj sekcioj. Mi sciigis tion al la estraro de ILEI, kiu rifuzis kunlabori pro strangaj kialoj! Tiam, kiel AEDE-ano, mi funkciigis tian reton, al kiu kunlaboris esperantistaj kolegoj el kelkaj eŭropaj landoj. Alia peto de s-ro Kech estis kunlaboro kun ILEI. Tiurilate estis semajnfina kunveno en Parizo de kvar reprezentantoj de AEDE kaj kvar de ILEI: James Fairbank (Francio), Grahame Leon-Smith (Britio), Claude Piron (Svisio) kaj mi mem. Ni trafis kontentigan rezulton, sed, tiam, la estraro de ILEI aldonis nepran kondiĉon: ke Esperanto estu LA ununura laborlingvo por ĉiuj rilatoj inter la du asocioj! Tiel finiĝis la rilatoj inter AEDE kaj ILEI. Ankaŭ mi malaniĝis de AEDE kaj de ILEI dum pluraj jaroj. En la jaroj 2010 mi reaniĝis al AEDE kaj al ILEI. Laŭokaze, mi mallonge ekinformis dulingve (en Esperanto kaj en la franca) pri Esperanto en rilatoj kun la lerneja medio. Respondis silento dum pli ol du jaroj. En 2014 mi estis kontaktita de AEDE-estrarano, emerita lernejestro kaj eŭropa prezidinto de AEDE, por verki artikolon pri Esperanto. Ni havis tuttagan renkontiĝon kaj IPR 20/14
— paĝo 5 de la PDF —
la unua artikolo pri Esperanto estis publikigita en la trimonata informbulteno de la sekcio, sub la titolo „Regards sur l’Europe 10 – Dossier Germain Pirlot – Si tous les gars du monde chantaient le même refrain” [Rigardoj sur Eŭropo 10 – Dosiero Germain Pirlot – Se ĉiuj infanoj en la mondo kantus la saman refrenon] (jan.-febr.-marto 2015, p. 4-12 http://www.aedeel.be/uploads/documents/BI/BI-2015-03.pdf). En la komenco informoj temis PRI Esperanto, ekzemple: „Oostende, 1725 juillet 2015 – 48e Conférence de l’ILEI” [Oostende, 17-25 julio 2015 – 48-a ILEI-Konferenco] (julio-aŭg.-sept. 2015, p. 17 http://www.aedeel.be/uploads/documents/BI/BI-09-2015.pdf). „Buchanan MasterClass du 16 au 18/03/2016 à Liverpool” (okt.-nov.-dec. 2015, p. 12 … en la angla! http://www.aede-el.be/uploads/documents/BI/BI-2015-12.pdf). Alia estis: „1. Poursuivons d’abord notre découverte du monde de l’Espéranto avec Herzberg am Harz – la ville de l’espéranto – 2. Appréhender la réalité d’un monde scolaire qui nous est étranger sans la barrière des langues est un énorme avantage auquel nous fait participer G.Pirlot. L’Ecole en Finlande: Stop ou encore?” [1. Unue ni daŭrigu nian eltrovon de la mondo de Esperanto kun Herzberg am Harz – la urbo de Esperanto – 2. Konscii la realon de lerneja mondo, kiu estas fremda al ni sen la lingva baro, estas grandega avantaĝo al kiu G.Pirlot aperceptigas nin. Lernejo en Finnlando: Stopo aŭ ankoraŭ?] (jan.-febr.-marto 2017, p. 15-18 http://www.aede-el.be/uploads/documents/BI/BImars2017-AEDE.pdf). Je la fino de 2016 estis artikolo pri ILEI: Des profs motivés qui souhaitent communiquer leur passion! Créée en 1949, l’ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), ou „Ligue Internationale des Enseignants Espérantistes” [Motivigitaj instruistoj, kiuj volas komuniki sian pasion! Fondita en 1949, ILEI] (okt.-nov.-dec. 2016, p. 16-17 http://www.aedeel.be/uploads/documents/BI/BI-2016-12.pdf). Alia fazo estis, laŭ peto de la redaktistino, informoj pri instruado en eŭropaj landoj arigitaj PER Esperanto dank’al gravega kaj afabla kunlaborado de ILEI-anoj. Ekzemple „Surveiller, éduquer: avec quel „pion” dans le système européen?” en Albanio, Ĉeĥio, Finnlando, Litovio, Pollando, Serbio, Svedio, Svislando [„Kontroli, eduki: kun kiu ‘prigardanto’ en la eŭropa sistemo? (julio-aŭg.-sept. 2017 http://www.aedeel.be/uploads/documents/BI/BI-sept2017-AEDE\_OK.pdf). Alia estis pri la instruado de lingvoj en Eŭropo: „Et ailleurs? Une fois de plus, grâce à notre fidèle collaborateur Germain Pirlot et ses collègues du réseau international IPR 20/15
— paĝo 6 de la PDF —
(et universel devrais-je dire) de l’espéranto, nous avons accès à des informations venant de nombreux pays. Celles-ci permettront de comparer entre eux les différents systèmes d’enseignement des langues étrangères” [Kaj aliloke? Denove, danke al nia fidela kunlaboranto Germain Pirlot kaj liaj kolegoj de la internacia (kaj universala, mi dirus) Esperanta reto, ni havas aliron al informoj de multaj landoj. Ĉi tiuj ebligos kompari la malsamajn sistemojn de fremdlingva instruado] en Albanio, Ĉeĥio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Italio, Hispanio, Kroatio, Litovio, Pollando, Slovakio, Svislando, (aprilo-majo-junio 2018, p. 16-24 http://www.aedeel.be/uploads/documents/BI/BI-2018-06.pdf). Post kvin jaroj de tiaj informoj PRI kaj PER Esperanto, ĉiuj legantoj de la AEDE-informbulteno, reta kaj papera, havas alian ideon pri la utileco kaj la ebloj de tiu lingvo por internaciaj rilatoj. Neprus klopodi same kunlabori kun aliaj landaj sekcioj de AEDE. Tamen mi iomete bedaŭras, ke estas ankaŭ kelkaj eŭropaj landoj, kie mi ne sukcesis trovi kunlaborantojn! Ne malofte la informanto arigas sciigojn pere de landa(j) instruisto(j), kiu(j) ne estas esperantistoj. Mi supozas, ke eblus samkunagadi kun ne-esperantistaj instrumedioj alilande, alikontinente. Alia taŭga kunagado estas la internacia konferenco, kiu okzis kadre de la ILEI-kongreso en Serbio en la Fakultato de Teknikaj Sciencoj kun tri laborlingvoj: Esperanto, la serba kaj la angla. Tio ebligas aktivan partoprenon de neesperantistaj fakuloj, kiuj povas sperti la valoron de Esperanto. Krome tio substrekindas, ke ĝi ne estas kontraŭ landaj, regionaj lingvoj, nek kontraŭ la nuna internacia lingvo kiu, vole nevole, estas la angla. Tiaj konferencoj okazu kadre de ĉiuj internaciaj E-kongresoj. Tamen mi atentigu, ke endas substreki la lernhelpan efikon de Esperanto por faciligi la eklernadon de fremdaj lingvoj, ekzemple per la projekto „Multlingva akcelilo” kadre de la eŭropa programo Erasmus+. Fakte, dum tiuj kvin jaroj de tiuj artikoloj pri Esperanto en la AEDE-informbulteno, mi neniam skribis pri la kreinto, nek pri la historio de la lingvo. Nur en la unua dosiero de 2015 estis prezentado de Zamenhof, kiun verkis la ĉefredaktistino laŭ teksto de unu „Kroniko de Esperanto”, kiun mi oficiale prizorgis monate en la franclingva belga tagĵurnalo La Dernière Heure, (Bruselo, eldonkvanto 125 000) ekde januaro 1980 ĝis decembro 1987 laŭ peto de la ĉefredaktisto. ILEI-membroj, ĉefe eŭropaj, kiuj dezirus ricevi pli da informoj pri tia kunagado, aŭ kiuj pretus aktive kunlabori, turnu sin al Germain Pirlot gepir.apro@pandora.be IPR 20/16
— paĝo 7 de la PDF —
Esperanto kaj sociaj sciencoj de Javier ALCALDE (Hispanio) Kiam oni pripensas la instruadon de Esperanto en formala etoso (ekz. publika lernejo aŭ universitato), oni kutime imagas kurson de la lingvo, foje en la kadro de interlingvistiko. Miaopinie tio limigas la vastan eblaron, kiun instruistoj el ĉiu fako havas je sia dispono. En tiu ĉi teksto mi prezentos plurajn spertojn el sociaj sciencoj, sed la listo de similaj ideoj estas senfina. Unu el la kursoj, kiujn mi instruas, nomiĝas Ekonomio de Eŭropa Unio, sed reale temas pri enkonduko al EU. Kompreneble, krom instrui la ĉefajn punktojn de la temaro, mi rajtas emfazi kelkajn aspektojn aŭ elekti aliajn pritraktindajn temojn. En tiu kadro mi parolas plurfoje pri Esperanto. Unue mi parolas pri ĝi en enkonduka historia sesio, kiu klarigas la militan pasintecon kiel gravan faktoron por la estiĝo de Eŭropa Unio. Mi povintus uzi iun ajn bildon pri tiu epoko, sed mi konscie montras kelkajn esperantajn afiŝojn (ekz. pri la hispana milito aŭ pri laborista olimpiado). Ofte du aŭ tri lernantoj rekonas la lingvon kaj klarigas al la aliaj pri kio temas. Tiam mi simple diras, ke kiel videblas en la bildoj, en tiu epoko tiu lingvo havis publikan rolon pli evidentan ol hodiaŭ. Due, mi dediĉas sesion al la lingva politiko: al ĝiaj alternativoj. La lernantoj surpriziĝas, kiam ili ekscias, ke en la Eŭropa Parlamento oni rajtas uzi pli ol 20 malsamajn lingvojn. Tiel debato prie okazas nature kaj ne malofte estas iu, kiu memoras pri Esperanto kaj danke al tio oni povas tion pridiskuti. Foje mi tiam parolas pri la fakaj debatoj pri lingva justeco. La celo de tio estas komprenigi, ke ekzistas lingva problemo en EU, kiu rilatas kaj al justeco kaj al efikeco. Alia sesio de la kurso prezentas la tutan politikan procezon de kreado de nova leĝo en Europa Unio, ekde kiam nova afero aperas en la tagordo, ĝis oni pretigas malnetan leĝon, aprobas ĝin, efektivigas ĝin, pritaksas ĝiajn rizultojn ktp. Por komprenigi tion, helpas uzi ekzemplon. Kaj ĉar ili jam konatiĝis kun la defioj de lingva politiko en EU, mi petas ke ili uzu la enkondukon de Esperanto kiel oficiala lingvo, por pripensi kiujn problemojn tia politiko devus alfronti, kiel oni superus ilin, kiel oni taksus ties rezultojn ktp. Kvare, oni devas lerni, ke la eŭropaj civitanoj rajtas diskutigi en la eŭropa parlamento ion ajn, kondiĉe ke unu miliono apogu tiun konkretan proponon. Denove ekzemplo helpas komprenigi la ideon. Ĉi-foje mi uzas la sugeston prezentitan de Eŭropa Esperanto-Unio, por ke la eŭropa himno estu kantata en la internacia lingvo. Jen oportuno por aŭskulti ĝin kaj sperti kiel ĝi sonas, eĉ kun klarigo pri ĝiaj gramatiko kaj vortkonstruado. En la IPR 20/17
— paĝo 8 de la PDF —
ekzameno, mi inkluzivigas multajn demandojn, inter ili unu specife pri Esperanto, ekz. „Klarigu kiujn kulturajn/ politikajn/ekonomiajn sekvojn havus la enkonduko de Esperanto kiel oficiala lingvo en EU”. Kaj ankaŭ alian, en kiu mi petas ilian opinion pri la nunaj defioj de EU por agadi en internaciaj rilatoj. Kutime pluraj mencias la lingvan aferon en siaj respondoj. Fine, en tiu kurso oni devas verki esploran eseeton pri libera temo. Kaj jes, ankaŭ ĉi tie, se ni pritraktis ĝin antaŭe, iu elektas Esperanton. Aliajn fojojn, kiam kelkaj ne havas ideon pri temoj por la eseo, ili demandas min kaj mi donas al ili plurajn eblojn… inter ili la lingvon de Zamenhof.
Ĉu tiel kreiĝas movadanoj? Verŝajne ne. Ĉu iu eklernos la lingvon post la kurso? Malfacile. Sed almenaŭ ili konatiĝis kun la fenomeno Esperanto: ili pripensis ĝian potencialon, ili scias, ke temas pri vivanta lingvo kaj ke ĝi estas facile lernebla, interalie per la reto. Alivorte, mi semis. Kaj se en la estonteco ili renkontos la lingvon denove, eble ili decidos alproksimiĝi al ĝi pli profunde. El simila perspektivo mi parolas pri Esperanto en aliaj kursoj, kiujn mi instruas. En Geopolitiko kaj Internaciaj Rilatoj mi ofte emfazas la lingvan IPR 20/18
— paĝo 9 de la PDF —
aferon (kiel kaŭzo kaj kiel sekvo), kiam mi parolas pri militoj aŭ perfortoj. Ekzemple, pri la estiĝo de Bangladeŝo. Tiel ili komprenas la gravecon de la lingva dimensio en pasintaj kaj nunaj konfliktoj. Krome, mi dediĉas tutan sesion al la geopolitiko de lingvoj. Tiam mi klarigas, kial la pliparto de la mondo parolas lingvojn, kiuj devenas el Eŭropo. Komence surprizis min vidi, ke multaj el la lernantoj neniam antaŭe pensis pri tio. Due, mi parolas pri la intima rilato inter lingva povo kaj ekonomia/politika povo kaj kiel eĉ hodiaŭ ĉiuj landoj klopodas disvastigi sian lingvon, interalie kiel elementon de mola povo (soft power). Trie, por klarigi ĝis kia grado la povuloj timas ŝanĝojn en la lingva reĝimo, mi iom detale prezentas la persekutojn, kiujn suferis esperantistoj. Tiurilate mi ankaŭ pritraktas la debatojn pri lingva politiko en la Ligo de Nacioj. Krome, en tiu sesio mi mencias socilingvistikajn teoriojn pri lingva imperiismo kaj konceptojn kiel lingvaj homaj rajtoj kaj lingva genocido. En la praktika parto de la leciono la lernantoj devas partopreni debaton pri la estonteco de la internacia lingva reĝimo. Kelkaj devas defendi la nunan dominadon de la angla. Aliaj devas emfazi la potencialon de traduka teknologio por certigi la lingvan diversecon el daŭripova perspektivo. Kaj aliaj devas apogi la enkondukon de Esperanto kaj por efikeco kaj por justeco. En tiu debato klare videblas ĉiuj argumentoj, kaj multaj studentoj pripensas verŝajne la unuan fojon pri la privilegioj de la denaskaj anglo-parolantoj. Je la fino de la leciono mi demandas al ĉiuj kiu estas l/ŝia preferata opcio. Jen la rezulto: ĉiam estas iu (foje multaj), kiu elektas Esperanton. Tiam ni diskutas pri tio kiel atingi tion, ĉu ĝi dezirindas, ĉu ĝi eblas ktp. Denove en tiu kurso estas ekzameno, en kiu mi kutime inkluzivigas demandon pri la zamenhofa lingvo, ĝia potencialo kaj la kialoj de la persekutoj. Rilate al la esplora eseeto, ofte estas iu, kiu elektas fokusiĝi pri la lingva dimensio de iu konflikto aŭ eĉ pri la historio kaj defioj de Esperanto. La tria kurso, kiun mi instruas, estas Teorio de Demokratio. Temas pri perreta kurso por magistriĝo pri politika analizo. La kurso enhavas kvar partojn, du teoriajn kaj du empiriajn. La dua parto emfazas la ideon de egaleco kiel ĉefa elemento de demokratio. En tiu kadro mi prezentas kiel unu el la lernendaj temoj la fakan debaton pri lingva justeco el politika filozofio. Tial oni lernas, ke kelkaj aŭtoroj opinias, ke politiko devas esti farata en la denaska lingvo; nur tiel estos egaleco, demokratio kaj justeco. Kontraŭe, aliaj aŭtoroj opinias, ke pli gravas havi/uzi komunan lingvon tiel, ke oni povu celi soci-ekonomian egalecon; nur tiumaniere, ili daŭrigas, kreiĝos lingva justeco. Denove nature enŝoviĝas la ideo de neŭtrala helpa lingvo, kiu kapablas trovi mezan vojon, ebligante kaj la apogon al lingva diverseco kaj IPR 20/19
— paĝo 10 de la PDF —
la lukton kontraŭ lingva diskriminacio, kaj efikecon kaj justecon. En tiaj perretaj kursoj oni devas fari praktikan ekzercon pri ĉiu parto de la kurso. Koncerne tiun duan parton, mi inkluzivigas demandon, kiu pritraktas la lingvan aferon, ekz. en Eŭropa Unio. Eblo estas legigi artikolon en ĵurnalo, kie la aŭtoro pledas por la angla kiel nura oficiala lingvo de EU. Mi petas, ke la studentoj pripensu la sekvojn de tiu politiko el vidpunkto de egaleco. Mi ankaŭ petas, ke ili imagu alternativon. Iumaniere ripetiĝas la debato okazanta en Geopolitiko kaj aperas similaj argumentoj. Tamen ĉi-foje ili ne konfrontiĝas unu kun la alia kaj mi mem devas tion fari en miaj detalaj korektoj kaj personaj respondoj. Aliajn fojojn mi uzas la blogon de la kurso, por ke tiu debato okazu publike. Tiel ĉiu el ili devas verki resumon de siaj pripensoj kiel blogeron, sed ankaŭ komenti la blogeron de alia samkursano. Fine, en la ekzameno mi petas, ke ili klarigu kion signifas lingva justeco kaj kiel tio rilatas al la teorio de demokratio. Jen miaj tri spertoj pri Esperanto kaj sociaj sciencoj. Mi konscias, ke estas multe pli da ebloj kaj verŝajne estontece mi provos aliajn. Espereble tiu mallonga rakonto inspiros aliajn instruistojn kaj profesorojn kuraĝi paroli pri la internacia lingvo en siaj fakaj kursoj, kaj kiel ekzemplo de unu el la pritraktataj temoj, kaj kiel esplorobjekto.
Programo „Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo” Louis Lu Wunsch Rolshoven anoncas: Saluton! Antaŭ kelkaj jaroj mi komencis popularigi la ideon, ke antaŭ instruado de Esperanto en lernejoj plej bone oni unue informu multajn lernejanojn pri Esperanto kaj ĝia hodiaŭa uzado – dum unu aŭ du lecionoj. Tiucele mi lanĉis la agadon „Unu leciono pri Esperanto” por lernejanoj. Kompreneble mi longavide ŝatus, ke ĉiu lernejano en la mondo havu tian lecionon – sed mi ja tre konscias, ke tia celo daŭros ankoraŭ iom…:) Klaus Friese el Hamburgo, pensiiĝinta instruisto, verkis etan broŝuron pri la temo, en kiu mi kunlaboris. Intertempe la broŝuro ekzistas en ses lingvoj (Esperanto, franca, angla, itala, germana, turka). Elŝuteblas sur IPR 20/110
— paĝo 11 de la PDF —
http://esperanto-klaus.de/ (serĉu „leciono”). Pliaj tradukoj kompreneble treege bonvenas . Mireille Grosjean tre afable subtenas la agadon ĉe ILEI kaj metis multan materialon sur la ILEI-paĝon https://www.ilei.info/agado/projektoj.php. Ŝi ankaŭ verkis pri la agado en la Ondo de Esperanto (http://sezonoj.ru/2017/05/ilei-13/). Brila kampanjo por „Unu leciono” en Rusio En septembro kaj oktobro rusaj aktivuloj sub gvido de Irina Gonĉarova realigis brilan kampanjon por „Unu leciono pri Esperanto” kun grandioza sukceso: 12 homoj instruis, ili prezentis sume 27 lecionojn pri Esperanto en 15 klerigejoj. Ĉeestis entute 666 lernejanoj de la 5-a ĝis la 11-a klaso kaj aldone studentoj aĝaj ĝis 21 jarojn. Admirindege! Jen ekzemplodona agado, kiu bonege funkciis! Grandan gratulon al la gvidantino de la projekto „Unu leciono pri Esperanto por lernantoj” en Rusio, Irina Gonĉarova, kaj al ĉiuj kunagantoj: Aleksandr Blinov, la 17-jara Dmitrij Timin, la 16-jara Matvej Blinov, Ivan Sarkisov, Artemij Cirkovskij, Viktor Lagutin, la 15-jara Roman Ralko, Dmitrij Ĵuravljov, Jelena Kuznecova, Eŭgeno Bojĉin, Ikar Akimenko. Artikolo aperis pri la sukcesa kampanjo en Rusio en: La Ondo de Esperanto, 2019, N-ro 11, p. 27-28. Mi tre ĝojas pri tiu bela paŝo antaŭen. Eble en iuj aliaj landoj troviĝos ankaŭ aktivuloj, kiuj ŝatos survojigi similan kampanjon, ĉu? Lu WUNSCH-ROLSHOVEN EsperantoLand, prezidanto Germana Esperanto-Asocio, respondeculo pri gazetaro kaj publikaj rilatoj
Irina Gonĉarova anoncas:
Ĉiu junulo en la mondo rajtas scii pri la ekzisto de Esperanto! Tutrusia projekto „Unu leciono pri Esperanto por lernantoj”- 2019 Antaŭ kelkaj jaroj ILEI alvokis la tutmondan esperantistaron inviti lernejajn instruistojn okazigi unu-du lecionojn de/pri Esperanto por lernantoj. La projekto, iniciatita de Lu Wunsch-Rolshoven, metodike prilaborita de Klaus Friese kaj ekipita per organizaj materialoj de Mireille Grosjean, nomiĝas IPR 20/111
— paĝo 12 de la PDF —
„Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo” (http://www.ilei.info/agado/projektoj.php). Trafa kaj aktuala ekŝajnis al ni la ideo informi la junularon pri la ekzisto de Esperanto: en Rusio plej multaj homoj simple neniam aŭdis pri la lingvo. Klere kaj entuziasmige informitaj, oni povos poste (aŭ eĉ tuj) fari sian elekton – ĉu lerni Esperanton aŭ ne. Tiel en Rusio aperis informa projekto, celanta gejunulojn. Ni penis adapti niajn agojn al realo: ni ne havas rimedojn kaj eblojn informi pri Esperanto ĉiun lernejanon. Aliflanke ni vastigis la aĝlimon de la informotoj ĝis 21 jaroj, konsiderante ankaŭ studentojn. Ni limigis la tempon de la projekto por du monatoj, en la komenco de la rusia studjaro, por ke instruemuloj ne opiniu, ke ili povas realigi lecionojn iam ajn – kaj pro tio realigi neniam. Konforme al tiuj ŝanĝoj la rusa versio de la ILEIprojekto ricevis la nomon „Unu leciono pri Esperanto por lernantoj, septembro- oktobro 2019”. La agado startis la 1-an de septembro kaj finiĝis la 31-an de oktobro 2019.
La fazo-2019 estis eksperimenta. Ĝi devis havigi al ni sperton pri sukcesaj kaj malsukcesaj agadmanieroj kaj montri, ĉu indas evoluigi tiun ĉi provon. Kaze de sukceso, ĝi preparus la grundon por pliaj paŝoj. IPR 20/112
— paĝo 13 de la PDF —
Estis farita granda laboro por klarigi la celojn kaj gravecon de la projekto al esperantistoj kaj neesperantistoj, al spertuloj kaj novuloj, al aĝuloj kaj gejunuloj. Estis bezonataj konstantaj konsultoj, kreo de interretresurso kun materialoj, uzeblaj por la prelegoj, inspirado de hezitantoj, akirado de regula raportado, skrupula analizado de lokaj situacioj kaj resumado de la rezultoj. Nun ni povas prezenti tiujn. Jen la ĝenerala statistiko: 12 instruantoj faris 27 lecionojn de Esperanto (el kiuj – 11 po 15 minutoj, aliaj – po 40-45 minutoj) en 15 klerigejoj de 9 urboj sume por 666 lernantoj de la 5-11-aj klasoj kaj studentoj aĝaj ĝis 21 jarojn. Detalajn raportojn pri ĉiu leciono, kun ciferoj kaj fotoj, ruslingvanoj povas trovi en la grupo „Informu!” (https://vk.com/informado) en la socia reto „VKontakte”, startigita la 1-an de septembro por helpi „Unu lecionon…”. Diverse reprezentiĝis ses el ok rusiaj federaciaj regionoj (ne partoprenis Nord-Kaŭkazio kaj Uralo): de unu leciono en Nord-Okcidento, Siberio kaj Fororiento tra du en Sudo kaj kvar en Centro al 18 en Volgio (pli detale: en la urbo Ĉeboksaro okazis 17 prezentoj por 408 lernejanoj kaj studentoj, en la urbo Samaro – unu kun 28 lernejanoj).
Grava kaj ĝojiga trajto de la tuta agado estis la partopreno de junuloj. Inter 12 instruintoj estis tri junuloj el Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj Ĥabarovsko, kiuj aĝis 24, 25 kaj 26 jarojn kaj tri lernejanoj – el Moskvo kaj Ĉeboksaro, kiuj aĝis 15 kaj 16 jarojn. IPR 20/113
— paĝo 14 de la PDF —
Kvankam prezenti Esperanton povus ajna klera homo, amanta la lingvon, ĉi-foje ni iris la plej facilan vojon, allogante por instruado nur esperantistojn. Multaj el ili havis pozitivan sperton rakonti pri Esperanto (aŭ aliaj lingvoj) dum la landaj lingvaj festivaloj. Ĉies elpaŝo inkluzivis skizon de la tuta Esperanta gramatiko kaj rakontojn pri la Esperantaj movado kaj kulturo. Ĉiu instruanto nepre informis pri ebloj lerni Esperanton memstare kaj senpage en interreto. Alia grava konkludo el la eksperimento estas, ke por penetri lernejojn kaj universitatojn oni bezonas nenion krom personajn konatojn, kiuj povus rekomendi la lecionon al la administrantaro aŭ mem surpreni pri ĝi respondecon. Multe faciligas la aferon, se la preleganto pri Esperanto mem estas lernanto aŭ instruisto, studento aŭ profesoro de la klerigejo. En tiu senco ILEI havas riĉan rezervon de eventualaj prezentantoj de Esperanto – ja plej multaj ILEI-membroj estas profesie ligitaj kun lernejoj aŭ universitatoj. Niaj rezultoj montris la vivkapablon de la projekto en la kondiĉoj de Rusio. Videblas vojoj progresigi la aferon, multobligante la aron de la instruantoj. Sed por varbi novajn popularigantojn de Esperanto kaj ne perdi la nunajn necesas multe labori tra la tuta jaro. Volonte respondos ĉiujn demandojn de interesiĝintoj la verkinto de tiu ĉi teksto. Multajn sukcesojn al ĉiuj surkampe de Esperanto-popularigo! Irina GONĈAROVA respondeculo de REU pri ekstera informado gvidanto de la projekto „Unu leciono pri Esperanto por lernantoj” administranto de la VK-grupo „Informu!” mirinda.strigo@gmail.com Klaus Friese anoncas: 1. Traduku niajn broŝurojn por havi materialon en via loka lingvo. 2. Serĉu multajn aktivulojn, kiuj portas la broŝurojn al la lernejoj. Bonan sukceson! Mireille Grosjean konkludas: Kompreneble la rilatoj kun la lernejoj kaj la edukministroj estas malsamaj en diversaj landoj. La strategio de Lu kaj ILEI konsistas el kontakto sen interveno de iu esperantisto. Ŝajnas, ke tio ne konvenas en Rusio. Pro tio Irina Gonĉarova lanĉis alian strategion kaj sugestas vizitojn de esperantistoj IPR 20/114
— paĝo 15 de la PDF —
en la lernejoj. Ilia entuziasmo kreu, veku lernemulojn. Laŭ tio vi, kara leganto, pripensu, kiu strategio konvenas al via lando, al viaj kutimoj. Laŭ miaj scio kaj observoj en Svislando kaj supozeble en okcidenta Eŭropo ni preferas aŭdi faktojn ol aŭskulti ardajn entuziasmulojn. Faktoj efikas, entuziasmo tedas. Mi legis ie: Entuziasmo estas la armilo de malfortulo. Racie prezenti faktojn efikas pli ol rakonti vigle kaj ripeteme siajn kontaktojn kaj vojaĝojn. Memoru la konsilojn kaj atentigojn de Germain Pirlot, kiu luktas en Belgio por nia ideo. Denove ni devas konfesi, ke tia analizo povas esti malsama laŭ la landoj kaj kulturoj. Do denove, kara leganto, vi elektu taŭgan strategion gardante en via kapo la bazan principon: mi adaptiĝu al mia celpubliko.
Kvartaga kurso Instruista Trejnado (EIT) en Buĵumburo post la 7-a Afrika Kongreso de UEA Ekde la 28-a ĝis 31-a de decembro 2019 mi ĉeestis kurson, kiun gvidis Mireille Grosjean en Buĵumburo post la 7-a Afrika Kongreso de UEA. Estis laboriga kaj intensa programo, sed interesa etoso, dum kiu Mireille Grosjean helpis al ni malkovri diversajn uzmanierojn kaj strukturojn de la lingvo. La programo celis akirigi al ni konkretajn sciojn de la pedagogio. Mireille Grosjean povis respondi al niaj demandoj klarigindaj. Kun ŝi ni traktis kelkajn proponindajn ekzercojn, la manierojn prezenti ekzercojn ktp. Mireille Grosjean ĉeestis nian instruadon de lecionoj dum la 7-a Afrika Kongreso kaj taksis nian nivelon. Dum la kvartaga programo postkongresa, ŝi sugestis al ni pozitivan evoluigon pri nia strukturado de kurso. Ŝi ankaŭ sugestis al ni referencojn de kelkaj eŭropaj pedagogoj, kies scioj ne atingis nin en Afriko kaj povos inspiri nin. Mirejo! Estis granda ĝojo por ni esti kun vi dum via restado en Burundo. Ni multon lernis de vi. Viaj konsiloj, viaj klarigoj ege valoras. Gilbert NDIHOKUBWAYO, partoprenanto de EIT IPR 20/115
— paĝo 16 de la PDF —
Post la 7-a AKE, kiu okazis en Burundo, mi sukcesis sekvi kun Mirejo Grosjean la finon de la kurso en RITE. Mi havis kvar tagojn kun ŝi. Ŝi estas la plej bona instruisto, kiun mi iam ajn vidis. Mi antaŭe havis problemon en la parola parto. Estis malfacile por mi distingi „ke” kaj „kiu” en miaj frazoj, sed post kvar tagoj kun Mirejo, mi evoluis kaj mi finfine sukcesis uzi tiujn vortojn en miaj frazoj. Ŝi estas sperta. La objekto de la kurso estis kontroli kaj gvidi nin stategie kaj taktike pri moderna instruado, ĉar la maniero, kiun ni uzis dum la instruado, estis arkaika. Mi spertis la novan metodon pri instruado kiel la induktan metodon, kiu estas bona dum la instruado. La programero en RITE est/as/is mojosa, mi dankegas al ĉiuj, kiuj pensis pri ĝi. Mi dankas al Katalin, kiu sekvis min de la komenco ĝis la fino en RITE. Mirejo! Mi multe lernis de vi, vi bone progresigis mian parolkapablon. Mi ne povas forgesi viajn restadojn en Burundo. Vi ĉiam konsilis kaj korektis min, kiam mi eraris. Patrick MANIRAKIZA, partoprenanto de EIT Antaŭ ol partopreni en la trejnado ĉe La Perle Hotel en Bujumburo, mi faris multajn erarojn, sciante aŭ ne sciante. Sed dum la tagoj, kiujn ni pasigis kune, mi lernis multon. Dank’ al la instruostrategioj, taktikoj tra ekzercoj kaj rakontetoj de Mirejo, ŝi faciligis la komprenon, la kursgvidon; eĉ la longa daŭro de la kurso ne lacigis nin. La tekstaj tradukadoj kaj la frazstrukturoj estis plej amuzaj kaj pli scivolemigis nin. Tiel ni faris multajn interesajn demandojn. Mirejo! Mi glate sekvis kaj dezirus sekvi denove viajn gramatikaĵojn kaj kursgvidtalentojn viajn. Mi dankegas vin pro via disponeblo, viaj tempo kaj energio. Koffitche KOUFIONOU el Togolando, ĉeestanto de la kurso EIT
Piaget ne atingis Afrikon de Mireille GROSJEAN (Svislando) Jean Piaget, sed ankaŭ Montaigne, Erasme, Pestalozzi, Comenius, Montessori, Bruno Bettelheim, Alexander Neill (gvidanto de la lernejo Summerhill), Célestin Freinet, Rudolf Steiner, jen kelkaj el la eŭropaj psikologoj kaj pedagogoj, kiuj evoluigis la instruadon en la tielnomata malnova kontinento. Afrikanoj ne povis, ne rajtis koni la instruon de tiuj pedagogoj. Ili vivis en kolonioj, kie kelkaj el ili, bonŝancaj, rajtis lerni skribi kaj legi, kie iliaj lingvoj estis negative konsiderataj, kie la alfabetoj por skribi IPR 20/116
— paĝo 17 de la PDF —
tiujn lokajn lingvojn estis malpermesitaj. La koloniantoj tute ne volis, ke la popoloj fariĝu inteligentaj kaj agemaj. Kiam venis la sendependiĝoj en la sesdekaj jaroj, la lernolibroj restis la samaj dum multaj jaroj. Cheick Modibo Diarra rakontas tion en sia libro „Navigateur interplanétaire”: la lernolibroj restis la samaj. En Malio li kiel ĉiuj infanoj devis parkerigi „Nos ancêtres les Gaulois” (niaj prauloj la Gaŭloj) same kiel ĉiuj infanoj en Senegalo, Maŭritanio, Ĉado, Benino, Ebur-Bordo kaj aliaj landoj…. Nuntempe la afrikaj klasoj kutimas enhavi 70 ĝis 200 lernantojn. Eĉ starigi demandon estas malfacila afero. La lernanto devas ekstari por respondi. Debato ne okazas. La instruisto skribas sur la tabulo, la lernantoj kopias en sia kajero. Iom tiel aspektis la provlecionoj de la du kandidatoj de Esperanto Instruista Trejnado (EIT) dum la sepa Afrika Kongreso en Buĵumburo. Mi devis klarigi al ili la cirkonstancojn, kiujn vi ĵus legis, kara leganto. Ili ne kulpas. Aliaj eŭropaj samideanoj faris la saman konstaton en aliaj afrikaj landoj. La edukado, kiun iu persono ricevis, ĉiam influas, kiun tiu persono kapablas doni. Tre interesan strategion lanĉis la tanzania ŝtatestro Julius Kambarage Nyerere, prezidento de 1964 ĝis 1985. Li organizis la studobjektojn en la lernejoj inkluzivigante agrikulturon. La infanoj lernis novajn kultivmetodojn kaj bredmetodojn kaj alportis ilin al sia hejmo al sia familio. Eŭropanoj povus lerni de tio…. Fakto estas, ke Burundanoj kaj Beninanoj kaj supozeble aliaj Afrikanoj konstruas Esperanton sur siaj konoj de la franca. Mirejo demandis: en la esprimo „il pleut” kiom da vortoj. „Du”. Kiom da ideoj? Same du: pluv- kaj ideo asa, aseca, nuntempa. Do en Esperanto: „Pluv-as”; unu duparta vorto sufiĉas. „il” estas deviga en la franca, tamen sen ia signifo, do superflua en Esperanto, ne tradukenda. En la formulo „La eta princo”, titolo de fama verko, la sufikso -et- emancipiĝis kaj fariĝis adjektivo, post ricevo de la IPR 20/117
— paĝo 18 de la PDF —
finaĵo -a. Zamenhof ne antaŭvidis tion, sed tiu evoluo lezas neniun regulon. Burundanoj miras aŭskultante tion, ili tute ne kutimas al tio, neniu montris al ili nian lingvon laŭ tiu maniero. Tamen ili devus, por adekvate instrui nian lingvon kaj ĝiajn ecojn, kiuj estas sufiĉe malsimilaj al tiuj de iu etna lingvo kiel la franca, la angla, la hispana, la ĉina. Mi estas en dilemo. Se mi estas en Afriko, ĉu mi instruu kiel Afrikanoj instruas? Aŭ ĉu mi instruu laŭ mia eŭropeca maniero, kiu ĝenas ilin, kiu skuas ilin, kiu prezentas al ili nefareblajn paŝojn…. Mi vidas min sur monto, ilin sur alia monto kaj inter ni vidiĝas profunda valo…. Mi etendas mian manon, ili same… ĉu ni sukcesos tuŝi niajn manojn… konstrui ponton… En Benino same kiel en Burundo mi provis kaj provadas trovi mezan vojon: ke mi faru iom de la vojo kaj ke mi klarigu sufiĉe, por ke ili povu iom veni al mi. Tikla momento, granda defio. Nun la du kandidatoj de EIT ĉi tie en Buĵumburo devos fari du pliajn lecionojn, kiujn mi vidos per filmo aŭ skajpo. Tiuj lecionoj devos havi enkondukan tekston legendan, demandomomenton mallongan, momenton limigitan por klarigoj kaj tri ekzercojn. Ni estis kune dum kvar tagoj post la Kongreso por studi pri metodiko; du aliaj kongresanoj ĉeestis. La diskutoj montras jam gigantan evoluon. Ni vidos. Supozeble ĉio iros glate kaj ILEI havos du diplomitajn instruistojn en Afriko. ILEI havas unu diplomitinon en Francio kaj du Hispanojn en preparo. Do sume kvin laŭ la nova RITEsistemo. Granda danko iru al Katalin Kovats, kiu sekvis iliajn progresojn kaj penojn tra la tuta jaro kaj eĉ pli. Laŭ mi ni devas repensi EIT-n por trovi vojon eblan en la tuta mondo, ĉar ILEI laboras mondskale. Mi tuŝas la temon en mia enkonduko de tiu ĉi numero.
Raporto de ILEI-delegitoj pri la Ĝenerala Konf. UNESKO 2019 La 40-a Ĝenerala Konferenco de UNESKO okazis de la 12-a ĝis la 27-a de novembro en Parizo. Ekde la unua tago, ni dispartigis inter ni la flugfoliojn tradukitajn al 18 lingvoj kaj Martine Demouy disdonis al ni la liston de antaŭviditaj parolontoj; sin anoncis pli ol 178 el 193 partoprenantoj. IPR 20/118
— paĝo 19 de la PDF —
La nova teamo provis malkovri ne nur la homojn sed ankaŭ la lokojn por la nova tasko. ILEI havis 5 delegitojn, kiuj konsciis en kiu maniero, kun kiuj homoj ili pretas rilati; kaj certe, ĉiu el ni varbis en koridoroj, vicoj, restoracio kaj kokteloj. Oficiale ni kontaktis 60 ŝtatojn en la granda salono. Bedaŭrinde, kelkaj delegacioj alvenis ĉiam lastminute kaj estis malfacile renkonti ilin. Tiun ĉi jaron pli ol 200 ŝtat- kaj NRO-reprezentantoj petis parolvicon, kaj inter la lastaj UEA. François Lo Jacomo brile alparolis la homojn: https://www.facebook.com/ngounesco/videos/434908283861489/?t=10 Same kiel en 2017, la ĉefaj temoj rilatis al la celoj (2015-2030): daŭripova evoluigo, klimataj ŝanĝiĝoj kaj iliaj konsekvencoj. Multaj parolantoj plendis pri translokiĝo de homoj, lernejoj detruitaj… kaj pledis por altkvalita edukado por ĉiuj kun bone trejnitaj instruistoj, protektado kaj promociado de kultura diverseco, protektado de la indiĝenaj lingvoj kaj de mondaj heredaĵoj, rajto sin esprimi, protektado de ĵurnalistoj. Multaj delegacioj parolis pri multflankeco.
Same kiel en 2017, kiam eblis, ni provis prezenti al homoj dokumenton en ilia gepatra lingvo. La angla lingvo estis uzita 95-foje, la franca 30-foje; IPR 20/119
— paĝo 20 de la PDF —
la reprezentantoj de kelkaj delegacioj uzis ambaŭ lingvojn. Daŭre pri lingvoj, ni aŭdis 15 fojojn la araban, 16 fojojn la hispanan, 3 fojojn la rusan kaj 1 fojon la ĉinan. Pli kaj pli da ŝtatoj ŝatas uzi sian nacian lingvon, tiel ni aŭdis 4-foje la portugalan, po 1 kelkajn aliajn lingvojn, la hindian, la serbo-kroatan, la turkan, la korean kaj kanzonon en la maori lingvo. En Myanmar, 54 lingvoj estas instruataj. La 18-an de novembro 2019, okazis la transdono de la „Atlaso pri la indiĝenaj popoloj en Kanado” al la biblioteko de UNESCO. La honora invitito estis Wilton Littlechild, granda ĉefo, kiu reprezentas la Asembleon de la Unuaj Nacioj en Kanado. (vidu la suban foton pri tiu evento!)
La 20-an de novembro, pli ol 400 gelernantoj invadis la salonon por festi la 30-jariĝon de la Rajtoj de la Infanoj. La franca Prezidento Emmanuel Macron ĉefe invitis ilin lukti kontraŭ ĉikanado kaj seksa turmentado. Kuraĝe, du adoleskantoj atestis pri siaj suferoj. Poste, infana koruso bele kantis kanzonon, kiu rilatas al la problemoj de migrantoj, kaj venis fama franca
IPR 20/120
— paĝo 21 de la PDF —
slamisto1: „Grand corps malade”. En sia kanzono, li uzis rekantaĵojn por amdanki al siaj gepatroj. La kvin ILEI-reprezentantoj estis Martine kaj Max Demouy, Jesper Jakobsen, kiu povis ĉeesti nur unu tagon, Josiane Moirand kaj Monique Arnaud. Tre agema teamo, bonega etoso. Raportis Monique ARNAUD, fotis Martine DEMOUY
Ĉefaj decidoj de la 40-a Ĝenerala Konferenco En la literaro UNESKO, „E” signifas Edukado kaj multaj tagorderoj rilatis al edukado tra la mondo: – alfabetigo de junuloj kaj plenkreskuloj: reviziita teksto ĉar malgraŭ la streboj de la landoj, en multaj mondopartoj restas analfabetoj – edukado por daŭripova disvolviĝo kaj protekto de nia planedo – internacia klasifikado de la trejnprogramoj por instruistoj – atentigo pri novaj edukelementoj per kreo de Mondaj tagoj (pri matematiko, inĝenierado por daŭra disvolviĝo, arto, logiko); mondaj semajnoj (pri enkonduko al amaskomunikiloj kaj informado; pri edukado al artoj), jaro pri fundamentaj sciencoj kaj disvolviĝo. – antaŭpreparo de dokumento pri etiko en artefarita inteligenteco. – laŭ propono de Francio, monda tago kontraŭ perforto kaj turmentado en lernejoj. Se antaŭe lernejanoj facile primokis dikulon, rufharulon ks rekte dum la paŭzoj, nun pere de la reto, estas facile anonime turmentadi lernejanon, kiu ĝenerale preferas silenti, ne raporti al la geinstruistoj aŭ al la gepatroj por ne riski plian turmentadon. Ne venas al ili la ideo simple ne malŝalti la komputilon… La ideo estas atentigi la lernejanojn, sed ankaŭ la edukistojn pri la dramo, post kelkaj sinmortigoj de infanoj, kiuj ne plu toleris tian trumentadon. Renée TRIOLLE, triolle.renee@wanadoo.fr 1
Slamo estas kantometodo simila al repo. Ĝi naskiĝis en Ĉikago en la 1980-aj jaroj kaj disvolviĝis en Francio ekde 1998, precipe per la intervenoj kaj prezentadoj de la poeto Piloto Le Hot (inter aliaj).
IPR 20/121
— paĝo 22 de la PDF —
Monda Raporto pri Edukado Dum la 40-a Ĝenerala Konferenco de UNESKO, la 13-an de decembro 2019, la Instituto pri Statistikoj ĉe UNESKO raportis pri la donitaĵoj. Se ĉiuj akcentis la gravan rolon de edukado, la 4-a inter la Celoj por Daŭripova Disvolviĝo, konstatas, ke nur 5 el 10 lernantoj finas mezgradan lernejon. Enkondukiĝis nova metodologio por difini la kapablojn, ne forgesante laŭ la nuna slogano, virinojn kaj handikapulojn, sed multaj landoj ne komunikas donitaĵojn. Tamen nur la Ministrino pri Edukado el Grekio atentigis pri neatento pri la homaj valoroj de la lernejanoj. Mi faris la demandon: kiel statistiki kaj ciferumi la homajn kvalitojn (kapablo kun-labori, emo je interrilatoj, kritikemo) pri kio parolis la greka ministrino, kiuj supozeble pli utilos al estonta mondcivitano ol bonaj rezultoj en matematiko aŭ dominanta lingvo. Respondo estis, ke UNESKO funkcias laŭ interkonsento kaj ne eblas interkonsenti pri tiuj kvalitoj… Kelkajn tagojn poste aperis la rezultoj de PISA (programo Internacia pri sekvo de akiritaĵoj ĉe lernejanoj) kie brilas aziaj lernejanoj (el Japanio, Koreio, Singapuro ktp) pri kiuj ni scias, ke post la oficialaj lernejaj horoj, ili plu studas en privataj kursoj do sukcesas en matematiko aŭ angla lingvo, sed ĉu ili same sukcesos en sia privata vivo? Renée TRIOLLE, triolle.renee@wanadoo.fr
La 60-a Internacia Esperanto-Sumoo De la 10-a ĝis la 24-a de novembro 2019 Nia retejo: http://www.esperanto-sumoo.pl/ Sumoo en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia\_EsperantoSumoo Fejsbuko: https://www.facebook.com/groups/759066970888217/?fref=ts Analizo 1. Partoprenantoj: 308 el 35 landoj Septembro 2018: 336 el 31 landoj Novembro 2018: 331 el 33 landoj Januaro 2019: 302 el 36 landoj IPR 20/122
— paĝo 23 de la PDF —
Marto 2019: 338 el 35 landoj Majo 2019: 299 el 35 landoj Septembro 2019: 300 el 32 landoj Novembro 2019 308 el 35 landoj 2. Nombroj de partoprenintoj en ĉefaj landoj: 2019.11 (9 – 5 – 3 – 1 – 2018.11- 9 – 7 – 5 – 3 – 1 – 2017/11 – 9 – 7 – 5- 3 -) 1. Japanio: 67 (68 – 73 – 71 – 76 – 72 – 73 – 64 – 76 – 78 – 86 – 76 – 79 – 66 – 71) 2. Brazilo: 44 (37 – 34 – 41 – 42 – 33 – 32 – 31 – 36 – 21 – 16 – 14 – 17 – 18 – 19 – 16) 3. Francio: 30 (26 – 32 – 34 – 31 – 33 – 29 – 32 – 34 – 38 – 37 – 31 – 35 – 39 – 39) 4. Rusio: 18 (15 – 15 – 14 – 13 – 14 – 11 – 11 – 16 – 17 – 18 – 13 – 10 – 13 – 15 – 17) 5. Ĉinio: 17 (26 – 11 – 6 – 9 – 9 – 21 – 2 – 3 – 3 – 3 – 3 – 4 – 3 – 4 – 4 – 5 – 4 – 3 – 3) Pollando: 17 (16 – 20 – 21 – 21 – 20 – 16 – 17 – 17 – 17 – 18 – 20 – 19 – 20 – 17 20) 7. Vjetnamio: 14 (19 – 15 – 10 – 10 – 10 – 10 – 11 – 11 – 13 – 15 – 14 – 13 – 14 – 13 14) Svisujo: 14 (14 – 13 – 1 – 14 – 2 – 13 – 1 – 13 – 1 – 13 – 13 – 0 – 0 – 11 – 11 – 11) 9. Britujo: 9 (8 – 9 – 12 – 8 – 6 – 6 – 5 – 5 – 5 – 8 – 7 – 4 – 5 – 5 – 5 – 3 – 3 – 3 – 2 – 2) Italio: 9 (8 – 8 – 9 – 10 – 9 – 8 – 9 – 9 – 9 – 9 – 7 – 8 – 8 – 6 – 6 – 6 – 4 – 5 – 5 – 6) 11. Germanio: 8 (9 – 10 – 8 – 9 – 6 – 7 – 11 – 9 – 7 – 10 – 7 – 5 – 6 – 9 – 6 – 6 – 4 – 3 – 4) Nepalo: 8 (6 – 7 – 7 – 7 – 6 – 7 – 7 – 7 – 7 – 14 – 8 – 6 – 6 – 6 – 9 – 16 – 5 – 5 -7) 13. Tajvano: 5 (4 – 4 – 11 – 4 – 4 – 4 – 4 – 4 – 4 – 5 – 5 – 9 – 4 – 14 – 3 – 2 – 3 – 2 – 1) Nederlando: 5 (3 – 5 – 5 – 3 – 5 – 6 – 6 – 5 – 5 – 5 – 5 – 6 – 4 – 6 – 6 – 6 – 6 – 6 – 5 5)
3. Perfektaj venkintoj (15 venkoj): 268 el 308 (87%) 4. Kvanto de legitaj paĝoj: pli ol 20000 paĝoj *Averaĝe unu homo legas 60 paĝojn dum 15 tagoj de la sumoo. 5. Komentoj: 1. Koreio tute ne leviĝis. Antaŭ la UK en Koreio la nombro superis 100. Kial tiel drasta falo okazis? Koreoj partoprenu! 2. Malaperis partoprenanto el Afriko. Tie estas diversaj problemoj por vivado. 3. El Oceanio unu partoprenis. Li estas fama verkisto, kies verkoj estas multe legataj en la sumoo. HORI Jasuo, 371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3 <hori-zonto@water.sannet.ne.jp>
p IPR 20/123
— paĝo 24 de la PDF —
Gravaj kaj ne gravaj punktoj por la Ligo de Mireille GROSJEAN (Svislando)
Esperanto + Edukado ILEI
Jen la titolo de nia kanalo ĉe Youtube. Mi tre ĝojas pri la helpo de Aristophio Alves Filho, nia sekciestro en Brazilo. Li kompetente kreas filmetojn, helpas al mi konverti prezentojn al filmetoj por tiu kanalo. Nun venas plia helpo: Aimé-Patrick Manirakiza el Burundo, tre lerta filmisto kaj muntisto, kiu ankaŭ helpas al mi kaj kontribuas. Iru rigardi la kanalon! Vi trovos kelkdekojn da filmetoj, pluraj povas bone kompletigi lecionon aŭ transdoni informojn kaj/aŭ lertigadon en pedagogio.
Zamenhof ne uzis retmesaĝojn Zamenhof aprobis la formojn E-kurso, E-literaturo. Tion kelkaj esperantistoj metas sub mian nazon, kiam mi volas skribi la formojn Eo-kurso, Eoliteraturo. Inter la epoko de Zamenhof kaj la nuno aperis E-mail, E-banking, E-learning. Tie la litero E signifas elektronika… Tio modifas la situacion. Plie en 1964 ISO elektis oficiale la mallongigon eo por nia lingvo. Mi certas, ke konstatinte tion, Zamenhof favorus la formulojn Eo-kurso kaj Eoliteraturo, ĉar li ĉiam evitis koliziojn. Plie laŭ mia scio li nenie malpermesis skribi la formojn Eo-kurso kaj Eo-literaturo.
oentonombro: 9 IPR 20/124
— paĝo 25 de la PDF —
Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI (daŭrigo)
AKROSTIKO kaj aliaj kvizoj AKROSTIKO 9. Esperanto estas lingvo kun …………… ĉar oni povas dedukti. ………. Ne nepras, sed belegas ……………………………………………………………….. Sen vestaĵoj ………………………………………………………………………………. Skandinava lando longforma ………………………………………………………. Unua litero de la individua kaj de la familia nomo de la nuna Ĝenerala Direktorino de Unesko …………………………………………………. Unua litero de la titolo de kolekto de gravaj literaturaj tekstoj ………… Unua litero de unu el la tri baltaj ŝtatoj…………………………………………. Tago plus ……….. = tagnokto (24 horoj) …………………………………….. La afero estas……………… = vi ne rajtas ne fari ĝin. …………………… (Li estis prezidanto de ILEI.)
DEMANDOJ PRI NIAJ HONORAJ MEMBROJ 1. Du gefratoj estas honoraj membroj de ILEI. Skribu ilian familian nomon. 2. Geedza paro, kie ambaŭ estas honoraj membroj de ILEI. Skribu ilian familian nomon. 3. En kiu lando estas plej multe da Honoraj Membroj? Kiom da HM estas en tiu lando? 4. Ĉu ILEI (aŭ ILEI kun alia instanco) havas alian manieron honori personon ol nomumi lin/ŝin honora membro? Se jes, kiel?
1. _____________________________________________________ 2. _____________________________________________________ 3. _____________________________________________________ 4. _____________________________________________________ IPR 20/125
— paĝo 26 de la PDF —
Kio komuna? 1. Ertl – Szerdahelyi – Keller – Nemere ……………………………………………….. 2. Koutny – Molnar – Kovats – Korody ……………………………………………….. 3. Gacond – Privat – Hodler – Grosjean ………………………………………………… 4. Haupental – Kovacs – Ertl – Cassini …………………………………………………. 5. Stefan MacGill – Bradley Macdonald – Michael Leon ……………………….. 6. Colling – Miro – Alves Filho – Oliveira ……………………………………………. 7. Karine Arakeljan – Doi Ĉieko – Utho Mayer – Rob Moerbeek …………….. 8. Ostende – Pusan – Matanzas – Ranzan ……………………………………………… 9. Rob Moerbeek – Luiza Carol – Luigia Oberrauch-Madella ………………….. 10. Dasgupta – Wells – Corsetti – Tonkin ………………………………………………
PARIGU!! (mallongigoj, sigloj) 1. TEJO
A. VERDULOJ
2. ISAE
B. INSTRUISTOJ
3. UMEA
C. KONSTRUISTOJ
4. IFEF
Ĉ. FERVOJISTOJ
5. ILEI
D. BLINDULOJ
6. KELI
E. JUNULOJ
7. SAT
F. SCIENCISTOJ
8. LIBE
G. MEDICINISTOJ
9. TAKE
Ĝ. KRISTANOJ
10. AVE
H. SENNACIECEMULOJ
IPR 20/126
— paĝo 27 de la PDF —
El la landoj kaj sekcioj Germanio Mia tempo estas en viaj manoj. (Psalmo 31, 16) Nora CARAGEA (* 10an de februaro 1930 Berlin, Germanio; + 13an de novembro 2018 Frankfurt/Main, Germanio) Mia kara patrino estis fervora por Esperanto dum jardekoj en sia juneco kaj dum jardekoj en sia maljuneco. Ŝi mankos al mi kaj al multaj konatoj en la Esperanto-movado tra la mondo. Interalie ŝi tradukis plurajn infanlibrojn de la Germana al Esperanto de Gudrun Pausewang (ekzemple „La infanoj en la arboj”). Ŝi estis longjara, aktiva membro de AGEI. Ŝi plu vivas en nia memoro ankaŭ per la pluraj libroj, kiujn ŝi tradukis al Esperanto. Kiel sola infano ne havante kontaktojn en Esperantujo, mi tre ŝatus informiĝi pri viaj spertoj, memoroj kun ŝi dum viaj renkontoj aŭ kunlaboroj. Skribu al caragea@mailbox.org La funebra festo jam okazis en decembro en Frankfurto. La entombigo de la urno okazis en la arbara parto por entombigoj en Wilgartswiesen www.ruheforstwilgartswiesen.de januaron 2019. Florina CARAGEA, Germanio Esperanto-kurso kaj Zamenhoftago ĉe popola altlernejo de Frankfurto ĉe Majno Jam la duan fojon en 2019 (post sukcesa unua kurso en majo) okazis Esperanto-kurso ĉe la ŝtata popola altlernejo de Frankfurto ĉe Majno. Aliĝis kvin personoj (unu junulo kaj kvar mezaĝuloj). Temis pri intensa kurso okazanta dum tri sabatoj en novembro kaj decembro. La kursanoj lernis la
IPR 20/127
— paĝo 28 de la PDF —
bazojn de Esperanto kaj fine de la kurso jam povis legi kaj kompreni pli ampleksajn esperantlingvajn tekstojn je B1-nivelo. Dum la kurso okazis ankaŭ prezentado de Esperanta literaturo kaj komuna kantado de kristnaskaj kantoj en Esperanto. La 14an de decembro (dum la lasta kursotago) oni komune spektis Esperantlingvajn filmetojn, aŭskultis modernan muzikon en Esperanto kaj manĝis (speciale por la kurso bakitajn) Esperantotortojn por festi la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof. La ŝtata popola altlernejo de Frankfurto estas la plej granda tia institucio en la federacia lando Hesio kaj unu el la plej grandaj en Germanio ĝenerale. Danke al tio ankaŭ ĉi-foje la informo pri okazonta Esperanto-kurso atingis vastan publikon. Por la venonta somera semestro de 2020 jam estis anoncita nova Esperanto-kurso, okazonta en junio. Martin PTASIŃSKI, estrarano de AGEI
D.R. Kongo Zamenhof-tago: prelegoj, ekspozicio kaj koktelo.
IPR 20/128
— paĝo 29 de la PDF —
Prelegoj okazis pri: – ILEI, fare de s-ro Florent NTOTO, la sekciestro de Konga ILEI-SEKCIO, – Vivo de Zamenhof, fare de s-ro Jackson MAFUILA, sekretario de DKEA kaj konsilanto ĉe ILEI Sekcio, – Historio de Esperanto-movado, fare de s-ro Jean Bosco MALANDA, respondeculo pri financo ĉe ILEI-SEKCIO, – Konga literaturo en Esperanto fare de s-ro Floribert BATANGU, Prezidanto de DKEA. La tuta evento okazis en Esperanto kaj por esperantistoj. Jean Bosco MALANDA
Kroatio Esperanto en Kroatio La esperantistoj en Kroatio memoros la jaron 2019 pro kelkaj gravaj eventoj, kiuj firmigis la rolon kaj certigis la sorton de Esperanto en ĉi tiu lando. En la tiea movado blovas freŝa vento de pozitiva publika opinio kaj bona renomo de Esperanto. Pri la agrableco de tiu vento povis konvinkiĝi ankaŭ la direktoro de UEA Martin Schaffer, kiu persone partoprenis en la plej gravaj aranĝoj dum septembro. La kroatia movado estas malgranda, sed tre aktiva. Ĝiaj aktivaĵoj fariĝas ĉiam pli publikaj kaj malfermaj al neesperantistoj, kio ebligas kompreni Esperanton kiel kulturan fenomenon kaj forigi ĝiajn malnovajn agadformojn. Publikaj informiloj raportas pri Esperanto ĉiam pli ofte kaj pozitive. En la aktivado elstaras la nordokcidenta regiono inter la urboj Bjelovar, Koprivnica, Đurđevac kaj Križevci. Du motoroj de tiea agado estas la Bjelovara esperantista societo kaj la Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac. Sian longegan tradicion de Esperanto Bjelovar festis septembre enkadre de la 7-a aranĝo Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo, kiu estas tradicia parto de la festado de la Tago de la urbo. La temo de la ĉi-jara (2019) aranĝo estis: 110 jaroj de Esperanto en Bjelovar. La aranĝo konsistis el pluraj programeroj: en la Urba muzeo de Bjelovar estis prezentita ekspozicio 110 jaroj de Esperanto en Bjelovar, kiun malfermis anstataŭantino de la departementestro, iama lernantino de Esperanto. La 20-an de septembro en la Kafejo Zagorje estis malfermita pentraĵekspozicio de Luca Cetinić, pentristino kaj esperantistino el Split. Sabaton, la 21-an de septembro, okazis Festa kunveno, en kiu partoprenis la urbestro de Bjelovar, Dario Hrebak. En sia parolo s-ro Hrebak gratulis la Bjelovaran esperantistan societon, okaze de la 110-a datreveno de Esperanto IPR 20/129
— paĝo 30 de la PDF —
en la urbo. La societo ricevis la departementan premion Plakedo Trnski kaj la Sigelon de la Urbo Bjelovar pro sia multjara kultura agado. En la kultura programo partoprenis la kultur-arta societo Golub, junaj violonistoj el la Muziklernejo Vatroslav Lisinski kaj kantgrupo de la Elementa lernejo Mato Lovrak. Dum la kunsido estis atribuitaj dankdiplomoj al la urbo Bjelovar kaj Departemento Bjelovar-Bilogora kaj diplomoj por tri forpasintaj kaj tri vivantaj esperantistoj, kiuj elstaris per siaj aktivaĵoj dum la tuta historio de Esperanto en la urbo. Historian projekcion dum la aranĝo prezentis Josip Pleadin, kiu aŭtoris ankaŭ la ampleksan plenkoloran kroatlingvan monografion: 110 jaroj de Esperanto en Bjelovar. Post farita komuna foto kaj vizito al la unua ZEO en la urbo, la Arbo de internacia amikeco, oni inaŭguris la duan ZEO-n: memortabulon al Vilim Polašek, la plej fama esperantisto en Bjelovar. Posttagmeze la programo okazis en la Hotelo Central. Krom solena tagmanĝo, tie okazis la 7-a Deklamkonkurso, en kiu partoprenis rekorda nombro da deklamantoj, eĉ 25. Oni deklamis en tri kategorioj: elementlernejanoj, mezlernejanoj kaj studentoj, kaj
IPR 20/130
— paĝo 31 de la PDF —
plenkreskuloj. La plej bona deklamanto el ĉiuj kategorioj estis la gimnaziano Magdalena Mesarov el Đurđevac. La 22-an de septembro, la partoprenantoj veturis ekskurse al Đurđevac. Ili vizitis la fortikaĵon Malnova urbo. La ĉefa programero de la ekskurso tamen estis inaŭguro de la nova domo de Dokumenta Esperanto-Centro, kiun oni komencis konstrui en septembro 2017. Al la konstruado kontribuis pluraj Esperantaj institucioj kaj esperantistoj el kelkaj landoj. La memortabulon malkovris Josip Pleadin kaj Martin Schäffer. Tio estis realiĝinta sonĝo de Josip Pleadin, kiu iniciatis kaj gvidis la konstruadon de la domo. Dokumenta Esperanto-Centro estas nacia Esperanta-arkivo de kroataj esperantistoj, al kiu pluraj vizitantoj ankaŭ tiun dimanĉon donacis valorajn materialojn. DEC estas ankaŭ grava Esperanto-eldonisto kaj organizanto de aranĝoj landvaste. La malfermo de ĝia nova domo estas epokfara evento, ĉar DEC estas la ĉefa portanto de „la tradicio de Esperanto en Kroatio”, kiu en februaro 2019 ricevis statuson de „nemateria kultura havaĵo en la lando” kaj estas notita en la respektiva registro sub la numero Z-7298. La 23-an de septembro en la popola biblioteko en Bjelovar, okazis solena prezento de la jam menciita monografio 110 jaroj de Esperanto en Bjelovar, verkita de Josip Pleadin. Se resumi la tuton, la jaro 2019 estis eksterordinare sukcesa por kroataj esperantistoj. Marija JERKOVIĆ
Nederlando Forpasis Mila van der Horst-Kolińska Ni informas vin, ke la 13-an de decembro en maljunuldomo en Hago en sia 93-a jaraĝo forpasis la konata esperantistino Mila van der Horst-Kolińska, la „Patrino de Mazi”. Mila naskiĝis apud Vilno, en la tiama Pollando, en 1927. Ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj aktivis kiel esperantisto unue en la pola urbo Szczecin. En 1963 ŝi partoprenis en sia unua UK, interalie por ekkoni Andreon Cseh kaj lian metodon, por kies disvastigo ŝi poste dediĉis sian vivon. Mila geedziĝis en 1975 kun nederlanda esperantisto Gerard van der Horst kaj ekloĝis kun li en Hago.
IPR 20/131
— paĝo 32 de la PDF —
En la sama jaro ŝi vizitis la Internacian Esperanto-Instituton, kie ŝi ekvolontulis kaj laboris dum preskaŭ 25 jaroj, ĉiutage organizante Csehkursojn, seminariojn, trejnadon de Cseh-instruistoj, aranĝante la heredaĵon de Andreo Cseh. Dum sia laboro en la iama Cseh-instituto ŝi kunordigis la realigon de la Esperanto-versio de la konata Mazi-kurso kaj lernmaterialo. Kun sia edzo ŝi partoprenis en multaj UK-oj, SAT-kongresoj kaj fervojistaj kunvenoj. En 1998 la nova estraro de IEI ne plu bezonis ŝiajn servojn. Tio kaj la baldaŭa forpaso de ŝia edzo fortranĉis Mila-n de la movado. En 2013 ŝi ekhavis akcidenton en sia hejmo, kaj ekde tiu tempo ŝi malaperis el la movado. En la unuaj tri jaroj de sia malsano ŝi estis flegata hejme de Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge, kiuj ekde 2017 aranĝis por ŝi prizorgadon en maljunuldomo en Hago, kie ili restis ŝiaj solaj vizitantoj ĝis ŝia vivfino. Mila ĝis la lasta monato de sia vivo – krom en la pola – parolis ankaŭ en Esperanto, ĝojis aŭdi raportojn pri la multobliĝo de E-lernantoj. Pri siaj vivspertoj kaj travivaĵoj ŝi mem verkis libron, en kiu ŝi detale rakontis pri siaj junaĝo, renkontiĝoj, amo kaj la graveco de Esperanto. La malboniĝinta sanstato de Mila malhelpis al ŝi verki la duan volumon de sia biografio, nome la memoraĵojn pri la jaroj en Nederlando, pasigitaj plene en la servado de Esperanto. La unuan volumon de la libro por postmorta publikigo ŝi konfidis al edukado.net, kies delonga subtenanto ŝi estis. La libro estas elŝutebla en la Dosierujo. Pri la vivo de Mila vi povas legi iom pli detale en la Panteono kaj samloke ankaŭ postlasi komentojn, memoraĵojn. La cindrojn de Mila oni disŝutos en la maron la 10-an de majo, en la norda parto de Nederlando. Fonto: Katalin KOVATS (edukado.net) IPR 20/132
— paĝo 33 de la PDF —
Mia deziro por 2020 kaj por la 20-aj jaroj de Jean-Claude ROY (Francio) En 2019, la Nobel-premio pri ekonomio estis aljuĝita al sinjorino Esther Duflo kaj sinjoroj Abhijit Banerjee kaj Michael Kremer. Iliaj laboroj temas pri „malpliiĝo de malriĉeco” kaj specife pri la rolo de edukado tiurilate. Ilia konstato estas grava: helpi la idojn de plej malriĉaj homoj per trafa edukadsistemo kaj specifaj edukadprogramoj estas grava paŝo por eliri el la sakstrato de malriĉeco. Kiun programon elekti por UEA kaj ĉiuj ĝiaj komponantoj en 2020 kaj dum ĉiuj 20-aj jaroj de nia moderna jarcento? Miaopinie ni precipe elektu la programon EDUKADO, do simple ni celu enkondukon de Esperanto en la edukadsistemojn ĉie en la mondo kie eblas, kaj iom post iom ni disvastigu la unuajn sukcesojn en aliaj landoj. Kial en 2020 edukado, kaj en la sekvaj 20-aj jaroj? Ĉar mi opinias, ke temp’ esta! La premo de la angla lingvo estas tre forta en la mondo, kaj eble post kelkaj jaroj, tiu lingvo definitive venkos la batalon de la lingvo tutmonda, kaj do Esperanto definitive perdos ŝancon ludi sian gravan rolon cele al humana kaj paciga edukado. Ni ne forgesu la „internan ideon”, kaj la necesan pacpolitikon en nia mondo! Krom eble ene de Eŭropo, la streĉiteco de la tutmonda politika situacio estas tre forta, kaj ekzistas granda risko de plia tutmonda milito. Ni pensu pri la potencaj armeoj en la mondo kaj pri iliaj efikaj kaj mortigaj modernaj armiloj! Kiel sukcesi? Kompreneble malfacilas. Se estus facile, ĝi estus jam atingita celo. Ekzistas jam sukcesaj agadoj en diversaj landoj, sed ne sufiĉas, kaj niaj nuntempaj diversfacetaj agadoj ne ebligas koncentri niajn agadojn tiukampe. Nuntempe, en 2020, por allogi la junulojn kaj iliajn gepatrojn kaj la edukadinstancojn, nepras krei interesajn pedagogiajn materialojn, kiel ekzemple videaĵojn, edukajn videoludojn por lerni la lingvon kaj samtempe amuziĝi. Miaopinie, instrui per eksmodaj materialoj (libroj ktp) ne taŭgas. Utiligante tiujn modernajn materialojn, la instruistoj pli facile interesos la junulojn, kaj la junuloj estos mense malfermitaj por lerni pri la humanaj aspektoj de Esperanto. Kompreneble por labori pri la unuigo de la homaro (la ĉefa celo) necesos organizi ĝemeligojn internaciajn. Ĉu ni disponas pri la homfortoj en nia movado por krei tiujn materialojn? Eble jes! Jam ekzistas multaj bonaj filmoj en jutubo, bonaj programoj, bonaj apoj, kiuj interesas la junulojn. Ekzistas Duolingo, kiu montriĝis efika. IPR 20/133
— paĝo 34 de la PDF —
Tamen, mi ripetas, temas pri enkonduko en la edukadsistemojn, kaj edukaj videoludoj ŝajnas al mi plej trafaj. Jam multaj instruistoj uzas tian materialon por diversaj instrufakoj, kaj ili klare interesas la junulojn en la klasĉambroj. Se ni ne disponas pri homfortoj en nia movado, necesas dungi kaj pagi fakulojn por krei tiujn materialojn. Antaŭen! La nepoj nin benos!
La 53-a ILEI-Kongreso en Kanado La 53-a Internacia Kongreso pri Esperanto kaj Edukado okazos en Kebekurbo de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2020 kun komuna veturado al la 105-a UK en Montrealo poste.
Daŭripova evoluo, ne vana vorto en la Universitato LAVAL La Universitato LAVAL (UL) en Kebekurbo akceptos la 53-an ILEIKongreson en julio 2020. Tiu institucio havas tre precizan programon por zorgi pri malkreskigo de la rubaĵokvanto. Ni decidis sekvi tiujn postulojn, ĉar farante tion, ni povos havi pli malaltajn prezojn. Pro tio ni jam anoncas nun, ke vi devos konduti laŭ precizaj ordonoj, kiuj ne ĝenos vian restadon, sed instruos al vi, kiel eblas redukti la rubaĵkvantojn. Estos interesa sperto por ni ĉiuj. Kongresa programo La partoprenantoj povos progresi per frekventado de lingvokursoj en du niveloj, komencantoj kaj progresantoj. Okazos Lingva Festivalo. Okazos diversaj prelegoj pri diversaj temoj. La Komitato kunvenos kaj ni esperu, ke ĝi estos decidpova havante kvorumon. La komenca frandvespero estas antaŭvidita kiel kutime: ĉiu partoprenanto alportu ion manĝeblan aŭ trinkeblan el sia hejma regiono. Starigo de simpozio survojas. Ni scias, ke profesoroj de la Universitato Laval (UL) havas intereson prezenti al ni la lokajn indiĝenajn lingvojn kaj la IPR 20/134
— paĝo 35 de la PDF —
evoluon de la franca lingvo en sia provinco: Kebekio. Tre bona trafa ideo. Ni prezentos la evoluon de nia lingvo tra 130 jaroj de ekzisto kaj uzo. La vendreda simpozia tago aperas jam kiel grava kaj atentokapta evento. La loka lingvo estas la franca, do ni laboros uzante du lingvojn en tiu kunveno: la francan kaj Esperanton; ni scias, ke la franca estas la denaska lingvo de nia prezidantino. Ligo al reta aliĝilo: https://forms.gle/hgB3d1CntbsDKR8d8 Jen la prezoj por loĝado en UL: Unupersona, simpla cambro: $65.60 = 45,25 EUR Dupersona, samgranda ĉambro: $76.20 = 52,60 EUR “Supera” ĉambro, multe pli bela kaj granda (povas bonvenigi ĝis 4 personojn): $120.80 = 83,40 EUR. (Estas apuda hotelo, Hotel Universel, sur la strato Chemin Ste-Foy. Vidu: https://hoteluniversel.qc.ca/fr ) Jen prezoj por manĝado: matenmanĝo $9 = 6,25 EUR tagmanĝo $11.25 = 7,80 EUR vespermanĝo $11.25 = 7,80 EUR Tiuj prezoj estas por bufedoj, tuj apud nia salonego, por almenaŭ 50 personoj. Kompreneble, estas pluraj aliaj lokoj sur la kampuso kaj apud gi, kie homoj povas manĝi. Ekskursoj Ni havos la okazon ekkoni la ravan malnovan Kebekurbon, tiom ĉarman. Ni vidos la altegan akvofalon Montmorency. Plie ni veturos al indiĝena vilaĝo kaj povos malkovri la vivon de unu el la multnombraj Unuaj Nacioj de Kanado. Ni provas nun organizi renkontiĝon kun la partoprenantoj de la antaŭkongresa ekskurso de la UK. Tuttaga ekskurso T1 Vizito kaj tagmanĝo en indiĝena vilaĝo, vizito al akvofaloj, buso. Prezo: 45 EUR Duontagaj ekskursoj al la malnova urbo: D1 “alta” parto de la malnova urbo, 2-hora vizito Publika transporto kaj profesia ĉiĉeronado. Prezo: 15 EUR D2 “malalta” parto de la malnova urbo, 2-hora vizito Publika transporto kaj profesia ĉiĉeronado. Prezo: 15 EUR IPR 20/135
— paĝo 36 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Unika (Yuro Jung). Observanto de TEJO ĉe ILEI: Karina Oliveira. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire, Marie-Sylvie Julian, Emmanuel Desbrières. kaj aliaj
IPR 20/136
— paĝo 37 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 32 € kaj por B-landanoj 18 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando.Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) estas Vjaĉeslav Suslov, rete: gloro59@yandex.ru. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2020, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2020.
IPR 20/137
— paĝo 38 de la PDF —
SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Armenio: Lida ELBAKJAN, Moldovakan 26/2, kv.52, AM375062 Erevan, Lidaelb@yahoo.com Aŭstralio: vakas Barato: Arikapalli Giridhar RAO, E 14 Good Earth Malhar Mosaic, Kambipura, Kengeri Hobli, Bengaluru 560060, India, rao.giridhar@apu.edu.in Belgio: Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Benino: ALOFA Jérome Charles, 04BP0672 BJ-Cotonou, Rep du Benin, alofkarlo@yahoo.fr Brazilo: Aristophio Andrade ALVES FILHO, Rua B-55, N° 85, Conj. B. Bentes 1, Q. B-55, Benedito Bentes, Maceió, AL, Brasil, BR57085-748,
Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi Francio: Michel DECHY, 65 allée de la Crémaillère, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel_dechy@hotmail.com Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4 B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Hungario: József NÉMETH, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Irano: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9 K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh. Vahid Dastgerdi, IR-19166-13514 Tehran, mamduhi@gmail.com esperantomaceio@yahoo.com.br Italio: Luigia OBERRAUCH Bulgario: Mariana MADELLA, via Prampolini 8, GENCHEVA, Targovska 95, IT-43122 Parma, BG-5180 Polski Trambesh, silkovojo@outlook.com maries972@yahoo.com Japanio: ISIKAWA Tieko, Burundo: Evariste Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 BIGIRIMANA, BP 170, BISiki-si, Saitama-ken, Rumonge-Burundi, tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp bigevariste@gmail.com Katalunio: Rubén Ĉeĥio: Jana FERNÁNDEZ ASENSIO. MELICHÁRKOVÁ, U Hřiště C/ Latrilla 12, 1r 2a, ES-08912 398, CZ – 696 06 Vacenovice. Badalona, ileicat@hotmail.com melicharkova@quick.cz Kongo DR: MAFUILA Ĉinio: WEI Yiubin „Jado” MAVOMO Jackson, Baiyangshujie Xiaoxue, Taiyuan C/O DKEA, BP 1007 Kin Shanxi, CN-030003, Limete Congo RDC, ilei_cxinio@163.com mavomespero@gmail.com Danio: Ileana SCHRØDER, Korea Resp.: PARK Vestavej 4, DK-2770 Kastrup, Yongsung, 402-dong 1803-ho, ileana.schroder@mail.dk Hansol-Solpark Apt. 218 Samkye-ro, Gimhae-si, Gyeongsangnam-do, KR-50887, esabpark@korea.com
IPR 20/138
Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Kubo: Gonzalo COLLANTES GARCIA, N.Lòpez 857(altos) e/ Barnada y S.Lora. CU-90100, Santiago de Cuba eduardo.robert@infomed.sld.cu Meksiko: Carlos HERNÁNDEZ LOARCA, Arco del Triunfo 2019-40 San Pedrito los Arcos, MX-76148 Querétaro México, ilei@esperanto-mexico.org Mongolio: Khorloo TSERENDEJID, MNUlanbatoro, distrikto BZD, 82-5, tserendjd@yahoo.com Nederlando: Robert MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, moerbeekr@gmail.com Nepalo: Bharat Kumar GHIMIRE, Nepala EsperantoAsocio, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, nespa_bharat@hotmail.com Norvegio: Anne Karin BONDHUS, Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, akbondhus@jkn.no Pollando: Magdalena TATARA, ul. Grzegórzecka 74/4, PL-31-559 Kraków, mtatara@gmail.com Rumanio: Mihai TRIFOI, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, RO527116 Bixad/Jud. Covasna, mihaitrifoi@yahoo.com
— paĝo 39 de la PDF —
Senegalo: Assane FAYE, BP 1186 Rufisque, Senegal, damanemanu2000@yahoo.fr Serbio: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radojica.petrovic.rs@gmail.com Suda Afriko: Emile MALANDA NIANGA, PO BOX 2787 ZA-Cape Town, emalandan@yahoo.fr Svedio: Agneta EMANUELSSON, Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 Katrineholm, agneta.emanuelsson@fro.se Svislando: Charles RODUIT, rue de Chancheri 1, CH-1661 Le Paquier, charles.eo@roduit.info Tanzanio: Mulele Samwel MBASSA, Box 25, Bunda Tanzanio. Poŝtel: +255786 819 767, +255758 176 722, mulelembassa@gmail.com Togolando: ATTIOGBEAGBEMADON B., Mensah, B.P. 39, Aneho, TG-Lomé, abiovamensah@yahoo.fr Ukrainio: Nina DANYLYUK, pr. Sobornosti, 32, Log. 108 UA43026 U. Lucjk, nina_daniljuk@ukr.net Usono kaj Kanado: William B. HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013 USA, wb_harris@hotmail.com Vjetnamio: Ngyuyen THI NEP, 70, B20A, Kim Lien, Dong Ha, VN-Hanoi, Nguyennepa9cfl@gmail.com
REPREZENTANTOJ Britio: Elizabeth STANLEY, Frome House, Frome Gardens, Stroud, Glos. GL5 4LE, UK, elistaros@hotmail.com Ĉilio: Héctor CAMPOS GREZ, Casilla 903, CL-3340000 Curico, hecg@uea.org Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, P.O. Box TS 404, Teshie, GH-Accra, ctrcgh@gmail.com
Islando: Loftur MELBERG Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS221 Hafnarfjörður, lofturmsig@yahoo.de Israelo: Luiza CAROL, str. Bnei Binyamin 53, apt 12, Netanya IL-4201997, luizacarol1947@gmail.com Niĝerlando: BOUKARI Ellias Illiassou, S/C de Kanguey BP11936 Niamey, Niger, elliasdj@gmail.com Pakistano: Adeel Mahmood BUTT, Ward No. 11, near M.C. High School, PK-39100 Nankana Sahib, adeelbutt84@gmail.com Rusio: Svetlana SMETANINA, str. Budajskaja 13-35, RU-129128 Moskvo, svsmetanina@yandex.ru Slovakio: vakas Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Chung Ching Road, No. 105, TWPingtung city, 900-73, rezamenhof@yahoo.com Urugvajo: Sonia RISSO, Pascual Costa 3253 Apto 1215, UY-11700 Montevideo, sonry@adinet.com.uy
KONTAKTPERSONOJ Argentino: Gabriel Enrique WAGNER, Misiones 1421, AR3116 Crespo – Entre Rios, gwagner@digitaloffice.com.ar Aŭstrio: Walter KLAG, Vieno, esperanto@chello.at Bolivio: Leandra DIA RIOS, Calle María Estiváriz No 290, Avenida Coronel Valdez Pasaje Zaratustra, Villa Pabón, Zona Central, mileis_7@hotmail.com Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta KULENOVIĈ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Haitio: Christine THEANO, Christ-Roi, Imp. Romane # 41, HT-6110 Port-au-Prince, christinetheano@hotmail.com Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, ID-Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi@gmail.com
Kenjo: Gilbert S. SIKALA, Chemomi Estate, P.O. Box 22, 30301, Nandi Hills, simiyugilbert@yahoo.com Kostariko: Hugo MORA Poltronieri, Apartado 4981, CR1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Gražina OPULSKIENĖ, Obuoliuko 42, Mažeikiai LT89312, grazopul@yahoo.com Luksemburgo: Claude NOURMONT, 2 om Kläppchen, LU-5682 Dalheim, moonmont@pt.lu Nikaragvo: Uriel GURDIAN, Rpto. Shick 2da etapa, Iglesia adventista 1c O, 1c N. Casa G-32, Managua, Nicaragua, esperantonica@gmail.com Portugalio: Luís LADEIRA, Rua Manuel Valadares, 10, 2E PT-2650-192 Amadora luisladeir@gmail.com Slovenio: Peter GRBEC, Sv. Peter 142, SI-6333 Sv. Peter, peter.grbec@gmail.com Srilanko: U.L.F.G.Zeiter PERERA.197, Indivitiya Road, Hettigama, Jaela, Srilanka, zeiter.espero@gmail.com Taĝikio: Firdaus SHUKUROV, Glavpochtamt, a.k. 135 TJ-734000 Dushanbe, komintel@yandex.ru; aet2005@ yandex.ru Turkio: Vasil KADIFELI, Ataturk mah. Turgut Ozal blv. Gardenya 2-1 D:21 Atasehir 34758 Istanbul/Turkey, vasilkadifeli@gmail.com Venezuelo: Asociación Venezolana de E-o, Ricardo Coutinho, Apartado postal 47675, Caracas 1041-A, VE, venesperanto@cantv.net
Per viaj donacoj vi povas subteni la agadon de la Ligo. La UEA-konto de ILEI estas ilek-a. IPR 20/139
IPR 2020/2
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 50 – trimonata
20/2 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Nils Adler Eric Baeni Agnès Bardon Luiza Carol Vincent Defourny José Antonio del Barrio Latifou Gbadamassi Gong Xiaofeng (Arko) Mireille Grosjean Jean Jaurès Rafael Lima József Németh Cécile Plecenik
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Vincent DEFOURNY, Agnès BARDON: Ĉefartikolo de Unesko-Kuriero […] ………… 4 Mireille GROSJEAN: Hector Hodler, granda majstro ……………………………………….. 6 Jean JAURÈS: Al la junularo 1903 …………………………………………………………………. 7 GONG Xiaofeng: Ĉesigi lernejvizitadon, sen ĉesigi lernadon …………………………….. 8 Metafora signifo ne estas universala (Mireille GROSJEAN) …………………………….. 12 Cécile PLECENIK: Kiel kuiri lingvolernadon? ……………………………………………….. 13 Ŝteli nepras / Pri lingvolernado (Mireille GROSJEAN) ……………………………………. 16 Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI – parto IV. (M. GROSJEAN) …….. 18 Intervjuo kun la Redaktoro (Mireille GROSJEAN – József NÉMETH) …………………. 20 La defio de la kvalito de lerneja edukado en DR Kongo (Eric BAENI) ……………… 24 El la landoj kaj sekcioj (BJ, CN, ES, RO) …………………………………………………….. 27 Alvoko al la enlernejaj Esperanto-instruantoj (A. ANDRE, G. CAMY, M. JUY)…… 33 Laboro en lernejoj por progresigi la komprenon de problemoj pri mensa sano (en Niĝerio) (Nils ADLER) ………………………………………………………………………. 34 Programskizo de la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI (VEKI) …………… 35 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj, adresaroj de funkciuloj………………………… 37
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, 9-11, Asahicyou 3, Kawagoe, Saitama JP-3501126, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, kongresaj aferoj, TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Universitata agado, Eŭropa komisiono de UEA, AEDE.
IPR 20/22
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, Unue kaj plej grave; ke regu sano ĉe vi kaj viaj gefamilianoj; ke regu paco en via vivregiono. Okazas skuegoj en la mondo, neniu planado eblas, ni antaŭeniras en perokula navigado. Ĉu ni alkutimiĝis, alkutimiĝos al tio? Ĉu ni sukcesos trovi novan vojon por nia vundita mondo post la pandemio? En tia etoso Jozefo kaj mi provis arigi interesajn tekstojn por vi. Jen la dua numero de IPR de la jaro 2020. Ni devas agnoski la valorajn kontribuojn de Luiza CAROL, kiu reviziis nian revuon dum 12 jaroj kaj pro okulmalsano devas esti for de ekrano. Ni substreku ankaŭ ŝian abundan kontribuon al la enhavo de Juna Amiko. La financa situacio de ILEI ne estas brila; aŭ ni havu pli da membroj kaj pli da abonantoj de Juna Amiko, aŭ ni devos peti de la abonantoj de Juna Amiko rezignon pri la papera ricevo de la lasta numero de la revuo en decembro 2020. Fakto estas, ke la afranko kaj sendokostoj malekvilibrigas nian buĝeton. Bv helpi al la Ligo trovante novajn membrojn kaj novajn abonantojn de nia revuo JA, kiu ne estas nur por infanoj ! Mi deziras al vi agrablan legadon kaj ĉion bonan, kaj antaŭĝojas vidi vin sur mia ekrano okaze de nia Virtuala Konferenco en julio! Mireille GROSJEAN Prez de ILEI
1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: La 53-a Virtuala EsperantoKonferenco ILEI (VEKI) (vd. la programon sur p. 35) Sur la dorskovrilo: Hector Hodler, pacisma sinteno (vd. p. 12)
IPR 20/23
— paĝo 4 de la PDF —
Ĉefartikolo de Unesko-Kuriero (okt.-dec. 2019) de Vincent DEFOURNY kaj Agnès BARDON Ĉi tiu sekcio LARĜANGULE estas publikigata por marki la Mondan Tagon de la Instruisto, celebratan la 5-an de oktobro ĉiujare. „Malebla profesio”. Laŭ Sigmund Freud [ziːkmʊnt’fʁɔʏt], klerigado, samkiel regado kaj psikoanalizo, reprezentas entreprenon, „en kiu oni povas anticipe certi atingi nekontentigajn rezultojn” 1 . Ne estas facila tasko samtempe transdoni scion, teni klasĉambran disciplinon, stimuli scivolon, komuniki la regulojn pri kunvivado kaj trejni estontajn civitanojn. La defio estas eĉ pli malfacile akceptebla en kuntekstoj, kiuj estas markitaj, tro ofte, per manko de rimedoj, plenplenaj klasĉambroj aŭ eĉ la risko, ke la origina celo de la instruisto perdas sian sencon. Certe, ĉiu rekonas la ŝlosilan rolon de instruistoj. Je persona nivelo, ni ĉiuj povas nomi almenaŭ unu instruiston, kiu grave influis nin – kelkfoje tiel efike, ke tio redirektis nian tutan vivon. Je internacia nivelo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj (CDE) [United Nations Sustainable Development Goals, (SDGs)], precipe la Kvara Celo, rekonas la gravecon de instruistoj por plenumi la Celaron por Daŭripova Evoluigo ĝis 2030. Tamen, la profesio estas senkreditigata. La evoluo de kogna neŭroscienco kaj la multaj aplikoj de novaj teknologioj en la kampo de klerigado devigas la profesion adapti kaj reinventi sin. Iam respektata kaj valorigata, la rolo de instruisto nuntempe estas kontestata, kaj instruistoj estas devigataj surpreni la respondecon pri la malsukcesoj de la klerigado-sistemo. Ĉi tiu negativa percepto pri ili – kelkfoje – rezultigas timigadon, aŭ eĉ perforton, fare de lernantoj aŭ iliaj familioj. 1
Freud, S., 1937. Analysis Terminable and Interminable.
IPR 20/24
— paĝo 5 de la PDF —
(Surfote: Sandrine instruas en lernejo en Burkino, spite al tio, ke la lernejo havas nek akvon nek elektron. Foto de la filmado de la dokumenta filmo, Teach Me If You Can [Instruu min, se vi povas] [aŭ Instruistoj de la malebla], produktita de la franca filmkompanio Winds partnerece kun Unesko. Foto de Winds/É. Thérond) Fakte, estas tre malfacile por la profesio allogi novajn varbotojn. Post kelkaj jaroj de laboro, multaj instruistoj rezignas. Studo el 2014 farita en Usono pri 50 000 instruistoj 2 montris, ke pli ol 41% el ili (bazaj kaj mezaj lernejoj kune) rezignas la profesion post kvin jaroj. Malgrandaj enspezoj, limigita profesia promocio, fortaj sociaj premoj kaj manko de rimedoj, ĉiuj ĉi estas faktoroj, kiuj malkuraĝigas gejunulojn entrepreni ĉi tiun karieron. Krome, pli ol 69 milionoj da instruistoj varbendas ĝis 2030 por plenumi la CDEojn [SDGs]. Inter tiuj, 48,6 milionoj da novaj varbotoj necesos por anstataŭi la rezignantajn instruistojn. Jam estas grava manko de instruistoj en Okcidenta Azio kaj Subsahara Afriko. En tiu kunteksto, kiel ni povas varbi novan generacion de entuziasmaj instruistoj? Tiu ĉi demando inspiris la temon de la okazigo en 2019 de la Monda Instruista Tago, la 5-an de oktobro: Junaj Instruistoj: La Estonteco de la Profesio. Sed ekster la alarmaj nombroj, statistikoj kaj kaplinioj, ankoraŭ estas instruistoj ne malkuraĝigitaj de la malfacila situacio. Instruistoj, kiuj daŭre instruas en la plej malriĉaj lokoj kaj en plenplenaj klasĉambroj. Instruistoj, kiuj decidas labori kun lernantoj kun malfacilaj travivaĵoj, tiuj, kiuj estas ekster la lerneja sistemo aŭ loĝas en foraj regionoj. Instruistoj, por kiuj instrui estas sindevontigo kaj ĉiutaga klopodo. Estas tiuj instruistoj, kiujn la Kuriero honoras hodiaŭ. El la angla lingvo tradukis Rafael LIMA (Brazilo)
2
Ingersoll, R., Merrill, E., Stuckey, D. kaj Collins G., 2014, ĝisdatigita en oktobro 2018. Seven Trends: The Transformation of the Teaching Force. Consortium for Policy Research in Education (CPRE) Research Reports [Sep tendencoj: La transformado de la instruistaj fortoj. Esploraj raportoj de la Konsorcio por la esploro de klerigaj politikoj (CPRE)].
IPR 20/25
— paĝo 6 de la PDF —
Hector Hodler, granda majstro de Mireille GROSJEAN (Svislando) En la jaro 2020 ni devas malkovri tiun personecon de nia Movado aŭ plian fojon konsideri liajn pensojn, dirojn, farojn. Li naskiĝis en 1887 kaj mortis en marto 1920, do antaŭ cent jaroj. Fakto estas, ke li havis grandan influon sur la naskiĝo kaj strukturiĝo de nia Movado. Sed plie – kaj tio trafe devus interesi la geinstruistojn – li arde pensis pri paco kaj arde skribis pri tio kiel atingi pacon. Por la Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro, la 15-an de decembro, ILEI en 2019 proponis verkon de Hodler: „Super”. En tiu kuraĝa kaj kuraĝiga teksto verkita en januaro 1915 li substrekis, ke esperantistoj devas resti fidelaj al siaj internaciaj amikecoj, eĉ se la grandaj potencoj deklaras liston de malamikoj. Esperantistoj estu pioniroj per toleremo kaj solidareco. Ni praktikas interkulturajn kontaktojn ĉiutage. Ni kapablas rilati kun aliuloj kun respekto. Tion ni devas analizi kaj propagandi. Ni estas pioniroj. Okaze de nia 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI (VEKI) kaj okaze de la Tago de la Lernado dum la Festivalo de UEA, pro la fakto ke tie ni celebros la 75-jariĝon de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj, tiu interkultura edukado staros en la centro. Hodler ne nur fondis UEA-n, sed li multon skribis pri la ebla organizado de nova paca mondo postmilita, li esploris pri pacismaj strategioj kaj skizis la strukturon de la Ligo de Nacioj. Li estis samtempe altnivela intelektulo kaj efika, racia kaj konkreta aganto. Pro tio liaj tekstoj aperontaj en nova libro prezentota en la virtuala UK estas aparte interesaj kaj riĉigaj. La aŭtoroj de tiu nova libro estas Ulrich Lins, Christian Lavarenne kaj Marine Englert, kunlaborantino de la Arkivoj Jura Brüschweiler, kiuj portas la eldonprojekton. Mireille GROSJEAN, tradukisto de tiu dulingva libro (eo + fr) IPR 20/26
— paĝo 7 de la PDF —
Al la junularo 1903 de Jean JAURÈS (https://eo.wikipedia.org/wiki/Jean\_Jaurès) La homaro estas malbenita, se por montri kuraĝon, ĝi estas kondamnita al eterna mortigado. Hodiaŭ kuraĝo ne konsistas el dismetado sur la mondo de milita nubo, terura nubo, sed dormanta nubo, pri kiu oni ĉiam povas esperi, ke ĝi trafos la aliajn. Kuraĝo ne konsistas en rezigno lasante en la manoj de la forto la solvon de la konfliktoj, kiujn racio povas solvi; ĉar kuraĝo estas plej homeca virto, kaj milito estas abdikado de ia ajn homeco. Por vi ĉiuj kuraĝo en ĉiuj momentoj estas elteni sen kliniĝo la malfacilaĵojn ĉiuspecajn, fizikajn kaj moralajn, kiujn la vivo al vi donas. Kuraĝo estas ne liveri sian volon al hazardo de impresoj kaj fortoj; estas forkaŝi la neeviteblajn lacecojn de laboro kaj agado. Kuraĝo en la senfina malordo de la vivo, kiu tiras nin konstante, estas elekti metion kaj praktiki ĝin bone sendepende de tio kio ĝi estas: estas ne malkuraĝiĝi pro eta aŭ monotona detalo. (…) Kuraĝo estas esti ĉio kune, praktikanto kaj filozofo, sendepende de la profesio. Kuraĝo estas kompreni sian propran vivon, precizigi ĝin, profundigi ĝin, fortikigi ĝin, tamen adapti ĝin al la ĝenerala vivo. (…) Kuraĝo estas akcepti la novajn kondiĉojn, kiujn la vivo kreas al la sciencoj kaj artoj, akcepti, esplori la preskaŭ senliman kompleksecon de faktoj kaj detaloj kaj tamen lumigi tiun enorman kaj konfuzan realon per ĝeneralaj ideoj, organizi ĝin kaj subteni ĝin per la sankta beleco de formoj kaj ritmoj. Kuraĝo estas mastri siajn proprajn erarojn, suferi je ili, sed ne malkuraĝiĝi pro ili kaj plu iri laŭ sia vojo. Kuraĝo estas ami la vivon kaj alfronti la morton per trankvila rigardo, iri al la idealo kaj kompreni la realon, estas agadi kaj sindoni al altvaloraj agadoj sen scii, kiun rekompencon donos al niaj klopodoj la profunda universo, nek ĉu ĝi entute donos rekompencon. Kuraĝo estas serĉi la veron kaj diri ĝin; estas ne submeti sin al la leĝo de triumfanta mensogo sen estonteco, ne doni eĥon per niaj animo, buŝo kaj manoj al la stultaj aplaŭdoj kaj al la fanatikaj kritikoj.
Jean Jaurès, „Discours à la Jeunesse”, Albi, 1903 „iri al la idealo kaj kompreni la realon”: Tio plej trafe koncernas Hector Hodler, pri kiu aperas artikolo, kiun vi legis antaŭ tiu ĉi teksto. IPR 20/27
— paĝo 8 de la PDF —
Ĉesigi lernejvizitadon, sen ĉesigi lernadon Mia sperto doni lekcion pri Esperanto enrete Ĉesigi lernejvizitadon, sen ĉesigi lernadon Mia sperto doni lekcion pri Esperanto enrete de GONG Xiaofeng (Arko) (Ĉinio) Se ne okazus la epidemio, universitataj studentoj revenus al sia kampuso meze de februaro kiel kutime, kaj laŭ instru-plano instruistoj ekinstruus sian instruobjekton en klasĉambro. Ĉio ĉi estas disrompita de la subita epidemio de COVID-19, kiu ŝanĝis la ĉiutagan vivon preskaŭ de ĉiuj ĉinoj. Por bridi propagiĝon de la epidemio de COVID-19 tra la tuta lando, Ĉinio prenas grandskalajn kaj fortajn rimedojn en la batalo kontraŭ la epidemio. La septaga feriodaŭro por la printempa festo longiĝis al 10 tagoj, plie ĝis 14 tagoj. Multaj provincoj rigore postulis, ke la diversaj entreprenoj ne rekomencu sian fabrikadon antaŭ la 9a de februaro, por ke oni evitu densan homfluadon inter provincoj kaj urboj. Ankaŭ universitataj studentoj troviĝas dise en diversaj provincoj. Nu, la 27an de januaro, la Ministerio pri Edukado publikigis avizon pri la prokrasto de la printempa semestro de 2020 ĝis la unua de marto, tio signifas, ke lernejoj ne rajtas rekomenci klasojn anticipe kaj studentoj ne rajtas anticipi sian revenon al universitato ĝis ili ricevos avizon de la loka edukadministracio aŭ de sia universitato. Tre rapide diversnivelaj lernejoj eklaboras pri reta instruado laŭ la spirito de la Ministerio pri Edukado – ĉesigi lernejvizitadon, sen ĉesigi lernadon, t.e. anstataŭigi lekciaron per surrete sendataj lecionoj al studentoj. De la komenco de februaro nia universitato jam eklaborigis la instruistojn tiom multe, ke ni sentas kvazaŭ la printempa semestro jam komenciĝis. IPR 20/28
— paĝo 9 de la PDF —
Fakte, laŭ la plano siatempa ankoraŭ restas du semajnoj da vintraj ferioj, tamen nia vic-lernejestro pri instruaj aferoj ĉiutage per tujmesaĝilo sendadis al ni en la lerneja retgrupo multajn mesaĝojn aŭ dokumentojn kiel malfermi retan kurson. Eĉ dum la daŭro de 4 tagoj ĉiun antaŭtagmezon fakaj specialistoj de reta eduka platformo faris retajn prelegojn por trejni instruistojn kiel krei sian instruobjekton kaj kurspaĝon ĉe la eduka platformo kaj kiel komenci rektan dissendon de sia kurso al la studentoj. Mi ĉeestis rete la unuan prelegon kaj ellernis kiel filmi la lecionon kun projekciaĵoj kaj voĉklarigoj. Pri aliaj flankoj jam du-tri jarojn antaŭe mi plenumis ĉe la platformo, ekz. la instruplanojn, ekzercojn, skizojn de ĉiu lecionperiodo ktp, danke al tio, ke nia lernejo pri Resursoj, Media kaj Kemia Inĝenierado estas elektita kiel unu el la tri pioniraj lernejoj, en kiuj ĉiu instruobjekto devus esti enretiginta sian retpaĝon por evoluigi perretan instruadon. Pro tio ni estas tre feliĉaj, sed por instruistoj el aliaj lernejoj aŭ institucioj de kiuj oni ankoraŭ ne postulis krei retan kurspaĝon, la preparlaboro ja vere estas peza. Mi elŝutis la softvaron kaj ĝin instalis, provis, sinkronigis la projekciaĵojn kaj mian voĉon en filmoj kaj alŝutis ĉiujn bezonatajn materialojn al la eduka platformo. Tiuj studentoj, kiuj elektis mian kurson, povas anticipe memlerni ilin. Por kontaktiĝi kun ĉiuj kursanoj mi afiŝis ĉe la platformo, sciigante al ili, ke mi jam starigis retan grupon por nia kurso ĉe QQ, tre potenca tujmesaĝilo en Ĉinio, kaj lasis la pasvorton tie. Mirinde, tuj baldaŭ 27 el 51 studentoj sinsekve eniris la retan grupon, kvazaŭ ili jam longe atendus ĉe la platformo. Ĝis la sekva tago ĉiuj anoncis sin ĉe la grupo. Finfine venis mia unua reta leciono. Estis ĵaŭde, la 20a de februaro. La leciono komenciĝis je 13:50 posttagmeze, sed fakte antaŭ horo mi jam estis preta ĉe miaj tekokomputilo kaj poŝtelefono. Antaŭ kelkaj tagoj la servilo de la platformo jam paneis plurfoje, ĉar kelkdekmiloj da studentoj samtempe ensalutis kaj uzis ĝin. Ofte okazis, ke aŭ instruisto elfalis aŭ studentoj ne povis eniri. Mia kolego konsilis, ke oni devas anticipe okupi lokon por ke ne trafu nin la retvoja ŝtopiĝo. Feliĉe, ĉio ĉe mi iris glate. Mi sukcese ensalutis kaj ankaŭ la 51 studentoj, kiuj anoncis sian ĉeeston dum mia postulita tempodaŭro, tion faris. Laŭ la statistiko pri la vizit-lokoj, 21 el la 51 studentoj apartenas al 17 provincoj ekster mia provinco Jiangxi; 17 studentoj troviĝas en nia propra provinco, la aliaj studentoj ne montris sian lokon. Neniu estas en la provinco Hubei, kies ĉefurbo WUHAN estas fermita pro la epidemio. Por glatigi la donadon de mia reta leciono kaj eviti paneon de la retservilo, mi kunligis du softvarojn samtempe, t.e. la ret-platformon kaj QQtujmesaĝilon. Studentoj povas elekti iun ajn por aŭskulti kaj spekti laŭ sia IPR 20/29
— paĝo 10 de la PDF —
retrapideco aŭ plaĉo. Fakte ĉiun ajn el ili oni povas uzi aparte, tamen la platformo ne estas stabila, ĉar ĝi riskas panei. Ĉe QQ-tujmesaĝilo ĝia voĉvid-babila funkcio estas bonega, sed mankas lerno-registro aŭ spuroj, kiuj estas gravaj por studentoj kaj ankaŭ postulataj de la universitato. La eduka platformo povas mem registri kiom longe studento spektis la filmojn, kiom da fojoj li ensalutis, ĉu li plenumis la hejmtaskojn kaj kiom da poentoj li ricevis ktp. La poŝtelefono havas malgrandan ekranon. Por mi la teksto estas malfacile legebla, sed la samsistema APP havas funkcion de kursosinkronigo, nome la projekciaĵo sur la poŝtelefona ekrano samtempe povas aperi sur la tekokomputila ekrano. Tio estas tre grava funkcio. Mi kundividis mian tekokomputilan ekranon kun la konversacia grupo ĉe QQ kaj studentoj povas samtempe vidi mian projekciaĵon kaj aŭdi mian voĉon kvazaŭ en reala klasĉambro. Kompreneble ni ankaŭ povas vidi nin reciproke per kamerao, se necesas. Plia avantaĝo ol en la reala lekcio, laŭ mi, kuŝas en tio, ke krom la voĉa babilado, mi povas vidi respondojn de studentoj en la konversacia fenestro. Laŭ mia instruplano la unua lecionenhavo estas enkonduka leciono, koncize pri la historio de Esperanto, rakonto pri Zamenhof, la situacio pri la internacia komunikado kaj la prononco de la alfabeto. Resume, dum la lecionperiodo mi starigis demandojn aŭ temojn jenajn: 1. Kiel mi ekkonis kaj eklernis Esperanton? Kiam Esperanto estas instruata en nia universitato? 2. Kial Zamenhof kreis Esperanton? 3. Kiel kaj kiam vi ekkonis Esperanton? 4. Kiu(j) estas via(j) motivo(j) lerni Esperanton? (1) intereso, (2) memfido lerni fremdan lingvon; (3) internaciaj informoj; (4) vojaĝi; (5) lerni novan lingvon; (6) amikiĝi kun novaj amikoj; (7) subteno de idealo; (8) komunika egaleco. Fine estis ekzerco por silabado. Lernantoj voĉlegis vortojn kaj mi aŭskultis kaj ĝustigis, se necese. Mi intencas veki intereson de studentoj pri Esperanto. Do, mi komencis la lecionon per mia rakonto „Esperanto kaj mi”. Kelkajn tagojn antaŭ la leciono, iu studentino demandis min, kial mi volas instrui Esperanton en nia universitato kaj kiel mi ekkonis tiun lingvon. Fakte ankaŭ la administrejo de edukaj aferoj ĉe nia universitato ne komprenas, kial mi, profesoro pri media IPR 20/210
— paĝo 11 de la PDF —
scienco kaj inĝenierado, elektis la lingvan kurson por instrui. La vic-estrino telefone demandis min, ĉu mi iam instruis ĝin? Ĉu mi havas ian testilon aŭ fotojn kune kun alilandanoj? Kompreneble mi havis. Mi prezentis al ili miajn atestilojn de KER-ekzamenoj kaj de Germana Esperanto-Instituto kaj ankaŭ kelkajn fotojn. Post tio en la jaro 2017 Esperanto estis refoje akceptita kiel unu el la kursoj libere elekteblaj en nia universitato. Pro mia propra kaŭzo la oficiala nedeviga Esperanto-kurso ĉe nia universitato interrompiĝis dum 2010-2016, tamen siatempe mi daŭre instruis Esperanton al interesataj studentoj dum la postleciona tempo, ĉar en 2011 fondiĝis Esperanta Asocio por studentoj en nia universitato kaj mi, kiel la gvidanto, ofte instruas nian lingvon al la membroj. Dum la lecionperiodo mi faris enketon al la tuta klaso, lanĉante diskutan temon ĉe la platformo: Kiel vi ekkonis Esperanton? Ĉu iu ĉe vi iam lernis Esperanton? Laŭ la statistiko de la registroj en la platformo, 42 el 51 studentoj aliĝis al la diskuto, entute estis 50 mesaĝoj. 14 studentoj eksciis pri Esperanto pere de la Studenta Asocio de Esperanto en nia universitato; 16 studentoj nur eksciis la nomon Esperanto nur, kiam ili faris elekton inter nedevigaj kursoj; 7 studentoj antaŭe aŭdis aŭ legis pri Esperanto en interreto; 1 studento respondis, ke li elektis mian kurson pro la facileco de la lingvo; alia studento diris, ke li hazarde rimarkis Esperanto-klavaron ĉe sia poŝtelefono. Tio vekis lian scivolemon, do li serĉis ĉe interreto kaj tiel iom konis Esperanton. Rilate la 4-an demandon, kiam mi vidigis la supremenciitajn ok motivojn antaŭ mia ekrano, tuj ĉe la konversacia fenestro venis la numero/numeroj elektitaj de studentoj. Plejparte ili elektis la unuan, la sesan kaj la okan, tuj poste estas la dua kaj la sepa motivoj. Mi atente aŭskultis la prononcon de ili. Ne estis problemo. Kelkaj studentoj mirinde bone prononcis, unu el ili konfesis, ke li lernis la hispanan lingvon. Multaj studentoj diris, ke ili ne povas bone prononci „r”. Vere mi ne atendis, ke la etoso estos tiel bona: ni klavadis, musadis, demandadis, respondadis… la tempo forflugis. Ĉe la fino de la kurso aŭdiĝis kaj aperis „Dankon!” „Ĝis revido!” kaj en la ekrano kaj ĉe la oreloj. Kiam mi finis tiun raporton, mi jam donis la duafojan lecionon enrete. La informo pri la sumo de aliĝintoj iom ŝanĝiĝis: 2 studentoj nuligis mian kurson, sed 4 novaj studentoj aliĝis. Laŭ la regulo de nia universitato ĉiu IPR 20/211
— paĝo 12 de la PDF —
studento havas rajton nuligi aŭ ŝanĝi la elektitajn kursojn post la ĉeesto de la unuafoja leciono, poste li/ŝi ne plu povas ŝanĝi. Do, en mia kurso nun estas entute 53 studentoj. Aldone pliaj informoj pri la studentoj: ili devenis el 15 lernejoj kaj institucioj de nia universitato, el 33 fakoj. Inter ili 10 studentoj estas el medicina lernejo, kie la prezidanto de la studenta Esperanto-asocio studas. Ĉiuj estas en sia unua universitata jaro, krom sep studentoj, kiuj estas en sia dua jaro, du en la tria jaro kaj unu en la kvara jaro.
Metafora signifo ne estas universala En preparo estas libro pri Hector Hodler surbaze de nove malkovritaj arkivoj en la manoj de la Fonduso Jura Brüschweiler en Ĝenevo, Svislando. La libro estas dulingva, franca kaj Esperanto. Mi ricevis la taskon traduki la franclingvajn ĉapitrojn al Esperanto kaj inverse. Do mi estas pli aŭ malpli perdita en traduklaboro, laŭ la filmtitolo. Aperas facilaj frazoj, aperas obstakloj, demandoj, novaj nocioj, fakaj vortoj, kompleksaj frazoj… jen la laboro de tradukisto. Kiam mi legis pri la infaneto Hector, ke li iam forlasis „le cocon familial”, mi devis pripensi. La vorto „kokono” ekzistas en Esperanto por esprimi tiun protektilon, kiun raŭpoj produktas por ŝirmi sin dum transiro al papilia formo, imagino. Temas do pri faka vorto en entomologio, la scienco pri insektoj. En la franca tiu vorto kokono havas kromsignifon, ni uzas ĝin metafore por paroli pri protektata loko varma kaj sekura, dediĉita al idoj, etaj estaĵoj. Ĉar dum tiu laboro mi daŭre pensas, ke legos la tekston homoj el la tuta mondo pro la agado de Hector Hodler por fondi la Asocion UEA, mi provis scii, ĉu tiu kromsignifo estos komprenata ekzemple de azianoj. Do mi skribis al tri japanoj kaj tri ĉinoj. La tri japanoj respondis samopinie: tio estas vorto 繭 (prononcu maju) de la fako entomologio, ni ne konas tiun sciencon; la vorto ne estas uzata ekster tiu scienco. La tri ĉinoj respondis samopinie: tiu vorto kokono signifas problemojn, kiujn iu persono kreis al si mem; krei al si obstaklojn; fali en la kaptilon, kiun oni mem preparis. Kaj tion mi bone povas kompreni: la raŭpo produktas fadenojn, per kiuj ĝi konstruas tiun limigan teritorion, do memproduktado. Certe vi konas la devenon de silko, tia fadeno produktita de raŭpo. Konsekvence mi elektis IPR 20/212
— paĝo 13 de la PDF —
alian vorton, mi tradukis tion per: familia nesto. La vorto nesto indikas kreskigejon, lokon por idoj, sed mankas la tegmento, ne ĉiuj nestoj havas tegmenton, mankas la ideo de protektado…. Sed traduko neniam estas centprocente ideala. Mireille GROSJEAN Hector Hodler, pacisma sinteno Marine Englert, Ulrich Lins, Christian Lavarenne Aperos en aŭgusto 2020 (La kovrilpaĝo aperas en K4)
Kiel kuiri lingvolernadon? Laŭ Cécile PLECENIK
https://www.youtube.com/watch?v=YoLBVCRePFU en la franca. En ĉi tiu prelego pri lingvolernado okaze de la poliglota renkontiĝo 2018 en Bratislava (SK) Cécile Plecenik prezentas manieron lerni lingvojn. Do ŝi alparolas homojn, kiuj jam lernis kelkajn lingvojn. Ŝia blogo nomiĝas JE TENTE en la franca (Mi provas) Ni ĉiuj jam lernis unu aŭ plurajn lingvojn. Ĉiu havas sian stilon, sian manieron, sian metodon, siajn ŝatojn. IPR 20/213
— paĝo 14 de la PDF —
Mi volas nun kolekti kaj prezenti la komunaĵojn. La rezulto estos recepto por produkti poliglotojn. La unua paŝo estas demandi al si, kial oni lernis, lernas iun specifan lingvon. Baze estas motivado. Povas esti, ke ni renkontis iun personon de tiu kulturo, povas esti evento en nia vivo, povas esti emo malkovri iun kulturon. Okazis io, kio puŝis nin al lernemo. Tamen ni havas profesion, studon, laboron, familion, taskojn. Do la motivado venas, foriras, fortiĝas, malfortiĝas. Ni ne povas kalkuli je ĝi por longtempe studi, ĝi ne estu nia bazo. Sed la motivado estas grava kiel fajrero por startigi la motoron. Multaj homoj volas ĉion manĝi samtempe kaj rapide. Aliaj dediĉas 3 monatojn al prepozicioj, 4 monatojn al transitivaj kaj netransitivaj verboj. Tio tre oftas en la studplanoj. Oni konstruas amason, tiel oni dediĉas 5 jarojn al lernado de iu lingvo kaj finfine oni tute ne kapablas paroli ĝin. Ne povas esti fruktodona lernado, se la enhavoj estas arbitraj kaj se mankas rilato kun niaj celoj kiel parolonto de tiu lingvo. Unua ingredienco: 500 g da realismaj celoj. Kion ni volas atingi? Kiujn kapablojn ni volas akiri? Dua ingredienco: 0,5 litro da sistememo. Difini agadplanon kaj sekvi ĝin. Organizi siajn tagojn por trovi tempon por studi. Problemo estas, ke en la lernejo la elekto de la lingvo kaj de la metodo ne estas en la manoj de la lernanto. Multaj kredas, ke se ili aĉetas multekostan metodon, ili sukcesos rapide lerni lingvon. Ne aĉetu tian metodon! Mem elektu la lingvon kaj la metodon laŭ via emo. Tria ingredienco: iom da persona aktivado. Oni organizu efike sian lernadon. Ne atendu, ke iu nutru vin. Tio dependas de via personeco, ĉiu havas sian stilon. Unu lernanto ŝatos kanti, alia ŝatos legi, tria ŝatos vojaĝi. En la kuirejo estas diversaj iloj: forko, miksa maŝino, kirlilo. Vi ne kirlas supon per forko, sed per kirlilo. Do faru same en lingvolernado: adaptu vian metodon, viajn ilojn al via celo. Kelkaj ŝatas forkon, aliaj manĝbastonetojn. Oni ne lernas paroli lingvon legante. Kvara ingredienco: iom da efikeco. Tio estas persona afero, ĉiu havas sian stilon. Iu ekparolos tuj, la alia kolektos la erojn kaj parolos post maĉado kaj digesto. Elektu la resursojn, kiuj konvenas al vi. Kvina ingredienco: iom da unueco. Ĉiu preparu sian saŭcon, sian miksaĵon.
IPR 20/214
— paĝo 15 de la PDF —
Sesa ingredienco: du supkuleroj da reguleco. Lernu ofte en malgrandaj partoj kaj atendu kun pacienco, ke la kuirado en la forno okazu. Daŭrigu la studadon, ĝis vi kapablos diskuti en tiu lingvo, atingi sufiĉan nivelon, tio donos al vi motiviĝon denove. Ne utilas studi la vesperon antaŭ la ekzameno. Bone miksu tiujn ingrediencojn kaj lasu en varma forno dum unu horo. Konkludo Kiam vi estos elektinta la lernotan lingvon kaj difininta la uzotan metodon por lerni paŝon post paŝo laŭ la de vi difinitaj celoj kaj kiam vi trovis bonajn kaj efikajn ilojn, kiuj harmonias kun viaj bezonoj, tiam vi lernos lingvon kun plezuro. Okaze de debato Cécile aldonis kelkajn bazajn principojn: Montriĝas, ke kuirante oni ekemas kuiri. Havi la bonajn ilojn helpas. Same kun lingvolernado. Oni lernas farante erarojn. Tio estas neevitebla kaj normala. Memoru italan proverbon: antaŭ ol majstri lingvon, oni devas masakri ĝin. Konstato: lingvolernanto kutimas esti tre optimisma. Tiu persono ofte aĉetas lernolibron kaj imagas, ke du monatojn poste li/ŝi povos flue babili hispane en Madrido. Tamen tiu persono devus imagi la studadon de gitaro: ne eblas eklerni kaj post du monatoj doni koncerton… Persono, kiu lernas novan lingvon, ne nepre uzu la saman metodon, kiel li/ŝi uzis por lerni la antaŭan lingvon. Por ĉiu lingvo la celoj kaj metodoj povas esti malsamaj. Plie oni devas trovi la ilojn, kiuj estas je dispono. Pri kelkaj lingvoj evidentiĝos, ke mankas lernolibroj. Pri lernado dum dormo: ŝajnas, ke okaze de la ekdormo diversaj memoraĵoj kaj fremdaj vortoj povas bone fiksiĝi en la cerbo. Tamen diversaj ĉarlatanaj metodoj volas uzi tiun argumenton. Atentu ne fali en kaptilon de vendistoj. Multaj metodoj proponas rapidan lernadon, malfidu ilin! La lernado bezonas tempon. La lernanto devas organizi sian tempon, sian lernadon. Li/ŝi estas la subjekto. Li/ŝi estu aganto. Resumis kaj tradukis Mireille GROSJEAN
IPR 20/215
— paĝo 16 de la PDF —
Ŝteli nepras Mia aikido-majstro diris: ŝtelu! Rigardu ĉiun majstron, kiam li aikidumas, provu alproprigi al vi liajn movojn kaj teknikojn laŭ viaj komprenoj kaj ebloj. Mia frizistino diris al sia lernantino: ŝtelu! Rigardu mian farmanieron kaj provu imiti ĝin! La forĝisto diris al la juna artistino, kiu volis akiri por si mem liajn kapablojn: ŝtelu! Observu kaj provu mem! La dancisto diris: mi ŝtelas! Mi observas la aliajn dancistojn, rigardas kaj poste mem provas. Foje mi sentas tion, kion mi vidis, kaj sukcesas eble ne imiti, sed krei per mia korpo ion similan aŭ simile belan. Instruisto kutime estas sola en la klasĉambro instruante al lernantogrupo. Bedaŭrinde… Devus esti reciprokaj vizitoj. Tiel povus okazi tia observado kaj transdono aŭ transpreno de kapabloj. Foje la lernantoj efikas kiel spegulo; ili raportis al mi farmanierojn de iuj el miaj kolegoj. Ekzemple: tiu instruisto faras dum iu testo demandopaŭzon. Laŭ tio li tutkomence disdonas la testfoliojn kaj klarigas ion, se bezonatas. Poste regu silento, kompleta silento. Se iu lernanto levas la manon, li ne reagas. Meze de la testodaŭro li interrompas la laboron kaj malfermas demandopaŭzon. Tiam povas veni demandoj kaj la respondoj iras al ĉiuj. Poste sekvas la dua duono de la testodaŭro, denove en kompleta silento. Tiel la lernantoj povas vere bone koncentriĝi kaj efike labori. Mi transprenis tiun farmanieron kaj ĉiuj estis feliĉaj pri ĝi, miaj lernantoj kaj mi. Bona maniero kreskigi siajn instrukapablojn estas filmi la tutan lecionon por si mem. Tiel la instruisto malkovras siajn starmanierojn, siajn kutimajn IPR 20/216
— paĝo 17 de la PDF —
movojn, sian voĉomelodion, siajn ĉiam ripetitajn vortojn aŭ frazelementojn. Li/ŝi konstatos spontanajn movojn, dirojn, farojn, pri kiuj li/ŝi ne konscias; la instruisto povas tiel malkovri, kiel li/ŝi reagas al eventoj en la klaso, al eraroj kaj demandoj de la lernantoj; li/ŝi povas observi sin mem, analizi tion kaj decidi fari modifojn en sia konduto, bremsi nedeziratajn movojn senutilajn. Kompreneble la preparlaboro pri la leciono kaj la pedagogie adekvata divido de la enhavo de la leciono restas en la centro de la instrukapabloj. Sed tiuj ne ĉefaj aspektoj de la instruado ne estas detalaj, ĉar montriĝas, ke la impreso ĉe la lernantoj estos 55% la aspekto de la persono de la instruisto, 38% tiuj ne parolaj komunikoj kaj 7% la diroj mem de la persono. Mireille GROSJEAN
Pri lingvolernado En vasta artikolo pri lingvolernado (ARC INFO, ĉiutaga ĵurnalo svisa, la 20-an de januaro 2020) mi legas aserton de la direktoro de Balkan School, kie iu povas lerni la anglan: „Bezonatas inter 80 kaj 120 laborhoroj por iri de iu nivelo al la alia (ekzemple de A1 ĝis A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro KER). Ĉirkaŭ 18 monatoj bezonatas por iri al la sekva supera nivelo, tamen estas malfacile ion precizan promesi.” La ĵurnalisto plu komentas: Tiaj indikoj valoras por lingvoj, kiuj iom similas al la franca, kaj ne validas por la lernado ekzemple de la araba aŭ la ĉina. Mi dufoje povis konstati, ke franclingvano praktikanta la germanan kaj la anglan lernis Esperanton de nulo al B2 ene de 60 horoj en tempospaco de du monatoj (po unu studhoron ĉiutage). Mireille GROSJEAN
IPR 20/217
— paĝo 18 de la PDF —
Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI (daŭrigo) PARIGU! (FAMULOJ) 1. DE DIEU 2. CYPRYCH 3. MAYOR 4. NADIKOVA 5. MACGILL 6. MAGELHAES 7. SCHAEFFER 8. AZOULAY 9. GUTTEREZ 10. HARRIS
A. Eks-ĝenerala direktoro de UNESKO B. Direktoro de la CO de UEA C. Komisiito de ILEI Ĉ. Observanto de UEA ĉe ILEI D. Sekretario de ILEI E. Ĝenerala sekretario de UN F. Kasisto de ILEI G. Ĝenerala direktoro de UNESKO Ĝ. Eks-prezidanto de ILEI H. Kunlaboranto de la CO de UEA
PARIGU! (URBOJ KAJ EVENTOJ) 1. OOSTENDE (BE)
A. ĜENERALA KONFERENCO DE UNESKO KUN DUA UNESKO-REZOLUCIO
2. BOURNEMOUTH (UK)
B. UK DE UEA 2018
3. BULONJO ĈE MARO (FR)
C. ILEI-KONFERENCO 2015
4. MONTEVIDEO (UY)
Ĉ. UK DE UEA EN 1949
5. SOFIA (BG)
D. LOĜURBO DE LA SEKRETARIO DE ILEI
6. LISBONO (PT)
E. UNUA UK EN LA HISTORIO DE ESPERANTO
7. NYÍREGYHÁZA (HU)
F. LOĜURBO DE LA ESTRARANO DE ILEI PRI KONGRESOJ
8. HERZBERG (DE) G. ILEI-KONFERENCO, DUM KIU M. GROSJEAN ELEKTIĜIS PREZIDANTO DE ILEI 9. ĈAĈAK (RS)
Ĝ. ILEI-KONFERENCO POST UK EN NITRA, SLOVAKIO
10. ĈEBOKSARI (RU) H. URBO DE LA UNUA REZOLUCIO DE UNESKO 1954 KAJ DE LA ILEI-KONF. 2014 IPR 20/218
— paĝo 19 de la PDF —
KVIZO 1) Kiom da sekcioj ILEI havas? 39
43 3
50
A
N
Z
2) Kiom da estraranoj ILEI havas? 5
7
9
X
I
B
3) Nomo de la organo de ILEI IPR
JA
RE
X
J
C
4) Ĉu povas esti du (02) sekcioj de ILEI en la sama lando? jes
ne
mi ne scias
O
U
V
5) La oficiala arĥivajo de ILEI estas en Roterdamo
Massa
Herzberg
R
P
N
Eks-prezidanto de ILEI:
IPR 20/219
— paĝo 20 de la PDF —
Kompletigu la titolon! a) Temas pri lernolibroj kaj aliaj. b) La indiko ( ) estas la aŭtoro. 1. Tom kaj ………………………………………. 2. Vojaĝo en ………………………………… (Boris Kolker) 3. Liza kaj ………………………………… (Reto Rossetti) 4. La …………….. …………. Metodo (William Perrenoud) 5. Esperanto per ……………….Metodo
(Stano Marcek)
6. Paŝoj al Plena ……………………..……(William Auld) 7. La ………………………………… Lingvo (Claude Piron) 8. Poŝ……………………………………… (Katalin Kovats) 9. ……………………… li venis trakosme? (Claude Piron) 10. Aventuroj de ……….………………. (Edmond Privat) Kiuj ne estas lernolibroj ? ……………………………………… ……………………………………………………………………. Noto: Ĉiuj solvoj de la kvizoj de la 52-a Kongreso aperos en unu dok en la retejo ilei.info.
Intervjuo kun la Redaktoro La redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo Sinjoro Jozefo Nemeth el Hungario travivis gravan eventon la 13-an de marto 2020. Se mi bone komprenis, temas pri defendo de via majstropedagoga titolo. Ni iom eksciu pri tio, kio estas en via kariero! En la jaro 2013 la registaro enkondukis novan karier-sistemon por hungaraj pedagogoj. Post la diplomiĝo sekvas periodo, kiam la pedagogo laboras kiel „praktikanto” (ĉiuj, kiuj havas malpli ol dujaran instrusperton, estas en tiu kategorio). Se la praktikanto volas resti en sia profesio, li devas trapasi IPR 20/220
— paĝo 21 de la PDF —
ekzamenon por akiri la titolon „Pedagogo 1”. Post paso de minumume 6 jaroj venos la lasta deviga ekzameno, per kiu li/ŝi definitive pruvas, ke li/ŝi taŭgas por tiu ĉi profesio, kaj li/ŝi ricevas la titolon „Pedagogo 2”. Plia ebla, sed ne deviga grado, estas la akiro de la titoloj „Majstropedagogo” aŭ „Esplorpedagogo”. Tie la kandidatoj devas pruvi ne la kapablojn instrui, ĉar tion ili jam pruvis pli frue. Majstropedagogoj devas pruvi, ke ili konstante kaj konscie plulernas, esploras/analizas la pedagogiajn procedojn, trovas, ellaboras novajn metodojn, transdonas la akiritajn spertojn al la kolegoj. (Esplorpedagogoj unuavice analizas problemojn kaj verkas artikolojn, librojn). Mi estis inter la unuaj pedagogoj, kiuj en 2015 partoprenis en projekto, kompilis majstroprogramon kaj komencis realigi ĝin komence de 2016. Sed tiu titolo ne estas ĝismorta: ĉiun kvinan jaron oni devas raporti pri la atingaĵoj kaj kompili novan programon. La programo estas akceptata, se la kandidato akiras 85%-ojn de la akireblaj poentoj (mi akiris 100%). La sistemo havas ankaŭ financan flankon: tutkomencanta pedagogo ĉe ni ricevas ĉ. 550 eŭrojn monate. La salajro altiĝas ĉiun trian jaron kaj ankaŭ la nombro kaj tipo de diplomoj influas ĝin, sed post la akiro de la supre menciitaj titoloj la salajro grave kreskas. Se iu havas 30-35-jaran instrusperton, akiras majstropedagogan titolon kaj krome li/ŝi estas klasestro aŭ estro de lerneja laborgrupo, lia/ŝia neta salajro estas ĉ. 1 000 eŭroj. Pro la malalta salajro de komencantoj, la pedagogan laboron elektas malmulte da junuloj, la averaĝa aĝo de hungaraj pedagogoj estas proksima al 50 jaroj. Pro la emeritiĝoj, post 5-10 jaroj la eduka sistemo alfrontos gravan problemon. Vi instruis Esperanton. Kiom longe? Al kiu publiko? Per kiu metodo? Mi komencis lerni la lingvon en 1979, tute hazarde, kaj la sekvan jaron mi jam „instruis” en somera lernejo de Jozefo HORVÁTH (Piloto) apud Balatono. Poste mi organizis altlernejan grupon. Fininte la altlernejon en mia nova loĝloko, la urbo Pápa, mi (re)organizis la urban grupon kaj ekde 1985 mi instruis ĝin en la Kulturdomo de Pedagogoj kaj en fakrondoj de la bazlernejo, kie mi laboris. Krome ĉiun someron mi instruis ĝin en internaciaj someraj lernejoj en Szombathely. Tie ni uzis la aŭdvidan lernomaterialon de Blazio Wacha. Ĉe la reĝimŝanĝo fine de la 1980-aj jaroj la rusa iĝis ne plu deviga lingvo kaj ĉiuj 70 gelernantoj elektis Esperanton kiel la unuan (kaj solan) fremdlingvon. Ili lernis ĝin 5 jarojn kaj dekduo el ili trapasis sukcese mezgradan lingvoekzamenon. En la instruado mi uzis la lernolibrojn de István Szerdahelyi, de Helena kaj Jozefo Mikulás kaj la serion Tendaraj Tagoj de Stefan MacGill. Dum 10 jaroj niaj lernantoj akiris 17 unuajn lokojn IPR 20/221
— paĝo 22 de la PDF —
en la diversaj landaj Esperanto-konkursoj. Sed pro diversaj homaj kialoj la situacio de Esperanto malfaciliĝis kaj en 1995 mi decidis, ke anstataŭ la instruado de Esperanto, mi faros redaktan kaj movadan laboron.
Kaj nun pri viaj kontaktoj kun aliaj Esperanto-instruistoj: kion tio alportas al vi por via praktiko? Pri viaj kontaktoj kun aliaj instruistoj, ĉu ili povis konstati, kiom tiuj Esperanto-kontaktoj riĉigas vin kaj vian instruadon? En la florepoko inter la jaroj 1985 kaj 1995 mi regule invitis eminentajn gastojn al mia lernejo kaj al la kulturdomo, kiun mi gvidis. Ankaŭ miaj kolegoj povis vidi la prelegojn de miaj eksterlandaj kaj hungaroj gastoj, renkonti ilin, kiam ili gvidis lecionon en mia lernejo. Ankaŭ miaj kolegoj partoprenis en la vizitoj al Kroatio kaj ili gastigis la kroatajn infanojn reciproke. La kroataj infanoj riĉigis la kulturajn festivalojn de mia urbo, jen per dancado, jen per ekspozicio. La geedzoj RÖSSLER vizitis nian lernejon IPR 20/222
— paĝo 23 de la PDF —
plurfoje. Ili riĉigis la kulturan vivon de mia urbo: ili havis plurajn ekspoziciojn en mia urbo, verkis kaj eldonis librojn, parte ligitajn al Hungario, kiun ili ekkonis danke al iama lernantino mia. Sed miaj kontaktoj kun Esperanto-instruistoj kelkfoje restas kaŝitaj. Malmultaj scias, ekzemple, ke nia redakciano Luiza CAROL, laŭ mia peto, verkis teatraĵon, kiun, post traduko al la germana lingvo, plurfoje prezentis bazlernejo de mia urbo en diversaj konkursoj kaj festoj. Danke al miaj kontaktoj enlandaj kaj eksterlandaj, mi havas superrigardon pli vastan, mi informiĝas rekte kaj ne tra la filtriloj de amaskomunikiloj kaj tion vidas ankaŭ miaj kolegoj. Antaŭ ol kompili la konkursmaterialon por defendi mian majstropedagogan titolon, mi demandis respondecan gvidanton de eduka instanco, ĉu mi rajtas starigi la celon, ke mi laboras en ILEI kaj en ILEI-HU. Tio ja ne alportas rektan utilon al mia lerneja laboro. Responde ŝi diris: „Vi nepre rajtas havi tiun celon, ĉar per tiu agado vi kontribuas al la evoluigo de la landa/monda eduksistemo, kaj nur tio gravas, ne la tuja aŭ nurloka utiliĝo”. Dum la defendo de mia konkursaĵo mi detale parolis pri mia ĝisnuna kaj estonta agado en ILEI-HU kaj ILEI, mi prezentis nian organon IPR. Laŭ mi, la kulmino de la tuta evento estis la momento, kiam mi prezentis al la publiko la diplomon, kiu pruvas, ke oni internacie rekonis mian agadon: mi iĝis Honora Membro de ILEI en 2019. Kion signifas por vi la laboro en la redakcio de IPR? Kiel mi raportis pri tio en la jubilea numero de IPR (2019/4), mi iĝis redaktoro en 1995 danke al pluraj koincidoj: la antaŭa redaktoro ne plu povis fari tiun laboron, mi ĵus eklernis la komputilan tekstoredaktadon, mi ĉeestis la kunsidon, kie oni nepre volis decidi pri nova redaktoro ktp. Kaj kiel en pli frua respondo mi menciis, pro la malfaciliĝo de Esperanto-instruado en mia lernejo, pere de la redakta laboro mi trovis bonan terenon, kie mi povis fari „ion utilan” por Esperanto. Krome, estis bona kaj samtempe iom „timiga” sento iĝi redaktoro de revuo, kiun oni legas en 60 landoj kaj kiun antaŭ mi redaktis tiom elstaraj kolegoj kiel Helmut Sonnabend, István Szerdahelyi, István Ertl, Stefan MacGill kaj Márta Kovács. Dum la lastaj 25 jaroj tiu laboro iĝis grava kaj konstanta parto de mia vivo. Mi redaktis jam pli ol 4 000 paĝojn da fakmaterialo, kaj vole-nevole ankaŭ tiuj artikoloj kontribuis al miaj fakaj scioj kaj spertoj.
IPR 20/223
— paĝo 24 de la PDF —
Kion signifis por vi la organizado kaj partopreno en tutmonda konferenco de ILEI en via lando? Fakte mi ne estas kongresema homo kaj la ideo, ke ILEI-HU kandidatiĝu por organizi la Konferencon en Nyíregyháza, venis ne de mi. Aldone, tiu urbo estas en tute alia parto de mia lando, do, la plej grandan laboron faris ne mi, sed la LKK kun gvido de nia karmemora Enikő Sereghy Zengő. Tamen mi helpis en la antaŭpreparoj kaj ankaŭ surloke, sed la danko iru al miaj kolegoj en tiu regiono. Mi ĝuis la Konferencon. Dum la prezentado de mia majstropedagoga programo mi detale raportis pri tiu konferenco al la ekzamena komitato kaj al la invititoj de la evento kaj mi ankaŭ projekciis la titolpaĝon de la koncerna numero de IPR. Kara Jozefo! Ni deziras al vi plenan sukceson en via laboro en via lernejo kaj ni ĝuas kaj espereble ankoraŭ dum multaj jaroj ĝuos vian altkvalitan redaktan laboron por nia revuo IPR.
La defio de la kvalito de lerneja edukado en DR Kongo Enkonduko Malgraŭ la seniluziiĝo, kiu havas multajn kaŭzojn kaj donas persistan doloron, ni devas strebi por elradikigi ĝin; la lernejo daŭre mobilizas la kongolandan popolon kaj devus doni gravan esperon, pli ol malriĉecon, nescion kaj subevoluon. Tamen kongaj lernejoj estas tre malbonaj, kaj la starigo de kvalitoplena lernejo estas nepraĵo, kiu postulas gravajn ŝanĝojn fare de ĉiuj koncernatoj kaj konsumantoj de kongaj lernejoj. Aidoso mortigas, kaj malbona lernejo same negative efikas, ĉar ĝi estas la plej malutila viruso en kunteksto de kronika subevoluo. La rimedoj uzataj kontraŭ tiu situacio devas kvarobliĝi por rekonstrui efikajn lernejojn tra DR Kongo. Defioj La unua evoluo devas esti la determino de la publikaj aŭtoritatoj mobilizi sin kaj komenci la vojon de vera ŝanĝo. Efektive, konsiderinda penado al edukado por ĉiuj estos senefika, se la mobilizo de la Ŝtato estas nekompleta. Kaj se la Ŝtato ne plene klopodas, ajna perspektivo de daŭrigebla disvolviĝo daŭros foren. IPR 20/224
— paĝo 25 de la PDF —
Sperto montris en multaj kazoj, ke la engaĝiĝo de la registaro estas unu el la necesaj kondiĉoj por la sukceso de ĉiuj lernejaj reformoj. Tamen, ĉi tiu devontigo implicas, ke decidpovaj agantoj devas ne nur montri pli grandan kreemon, sed ankaŭ kuraĝon kaj persistemon, same kiel estis la kazo por finigo de la milito, ĉar la dimensio de la defioj lasas momenton nek por improvizado nek por amatora laboro. Grandaj malbonoj postulas grandajn rimedojn kaj forton de volo. Tro ofte tiu strategia sektoro restas por amatoroj kaj ĉiofarantoj, kiuj havas apogon en sia pasinteco. Krome, okupiĝi pri konstruado de efika kaj bonega trejnada sistemo postulas klaran vizion de edukado surbaze de la aspiroj de la socio kaj de la defioj de tutmondiĝo. Tia vizio devas elpreni lecionojn el la pasinteco kaj spertojn kaj eviti fari la samajn mortigajn erarojn por junuloj kaj por la lando. La diverseco de edukaj politikoj, tra neregistritaj iniciatoj organizitaj per sufiĉe malpreciza alproksimiĝo rezultigas signifan malŝparon de rimedoj kaj malmobilizadon de agantoj. Strategia vizio devas integri la organikan dimension, kiu ligas la malsamajn stadiojn de edukado. Kaj kiam ministro ne regas la realon de la elementa kaj meza lernejoj de la momento, li estas maloportuna. Efektive, inter elementa, mezlerneja, gimnazia kaj universitata instruadoj estas kontinuaĵo, kiu postulas strategian tutmondan alproksimiĝon en la difino de edukaj politikoj: la instruistoj de bazaj lernejoj restas duarangaj, mezlernejaj instruistoj estas trejnitaj ĉe pli altaj institucioj. Precipe, la supera mezlernejo kaj la universitato produktas la eliton kaj la naciajn kadrojn kapablajn traduki laŭ siaj ebloj la landajn bezonojn kaj aspirojn de la konga popolo esperante efikan edukan politikon, prosperan ekonomion, sanon, kulturajn esprimojn ktp. Iu, kiu neniam studis en konga klaso, povas nur supraĵe trakti la profundajn problemojn de la konga lernejo. Simpla ekzemplo estas, ke tre malmultaj regulaj lernantoj aperas, eĉ en pli bonaj lernejoj. Krome, la tempo dediĉata al la lernado de la franca estas tre nesufiĉa konsidere la tempon dediĉatan al la historio kaj geografio de duagrada nivelo. Kongano neniam facile povus esti lernejestro en Japanio! La klara eduka vizio ne sufiĉos por garantii la sukceson de bona eduka politiko. Ĉi tiu vizio devas esti difinita ene de realisma, bone pripensita programo, aranĝata de altkvalita gvidado. Efektive, pensema gvidantaro, viziulo ambicia, pragmata kaj efika estas esenca por atingi kvaliton de lernejoj kaj kaŭzi mutaciojn necesajn por la sociekonomia evoluo.
IPR 20/225
— paĝo 26 de la PDF —
Moviĝi al fundamenta edukado en naciaj realaĵoj estas urĝa neceso, el kiu la lando kaj ĝiaj gvidantoj ne povas eskapi, riskante pligravigi la distancon inter la lernejo kaj la aspiroj de la loĝantaro kaj naciaj bezonoj. Alia disvolviĝo devas esti la evoluigo de instituciaj kapabloj kiel fundamenta modelo por la evoluigo de la konga edukado. Estus malŝparo de penado havi sciencajn programojn „imititajn aŭ kopiitajn”, se mankas la necesaj kapabloj efektivigi ilin. Instituciaj kapabloj devas esti konstruataj surbaze de strategio de firmigo kaj plibonigo de kapabloj, por certigi la daŭrigeblan evoluon de sukcesa lernejo. Ĉi tiu strategio supozas la antaŭan identigon de la malfortoj kaj trejnadaj bezonoj de edukadaj administradoj kaj entenas strategion por efike evoluigaj kaj organizaj kapabloj, kun klaraj celoj kaj regulaj monitorado kaj taksado. Simple traduki sukcesajn alilokajn spertojn ne ĉiam garantias sukceson en alia kunteksto, eĉ se ili povas inspiri la skizon de novaj politikoj provizante per sekuraj referencoj kaj ŝparado de energio. Internaciaj institucioj povas kontribui al la evoluigo de nia eduka sistemo sen anstataŭi la ŝtaton kaj la homojn. Ni devas redifini aŭtentan partnerecon bazitan sur veraj justeco kaj solidareco, sed la nacia estraro devas plenumi sian rolon. Eĉ se dezirindaj estas la intervenoj de eksteraj partneroj, ili ne povas efike anstataŭi la registaron en ĝia nacia evoluiga misio. Nia lando devas antaŭ ĉio fidi je siaj propraj rimedoj por gvidi ĉiujn junulojn al daŭripova evoluo. Koncerne sciencan esploradon, la apero de novaj problemoj ekestantaj de la pliigita postulo pri kvalito ne kondukis al renovigo de aliroj, kiuj daŭre favoras la logikan administradon, per la serĉado de ekvilibro, raciigo kaj optimumigo de edukaj elektoj kaj decidoj. Edukadplanado en DRK estas delonge enŝlosita kvanta paradigmo, efike foriganta fundamentajn demandojn pri la socia kaj individua signifo de lerneja edukado. Hodiaŭ, por esti pli efika, ĝi devas esti malfermita al pli kvalitaj aliroj, kiuj ebligas pli bone kaj pli profunde kompreni la socian kampon. Pro tiaj manieroj, nia eduka sistemo povas esti akordigita kun la esperoj de la konga popolo, fariĝi vera ilo por daŭrigebla disvolvado kaj rimedo de individua kaj kolektiva evoluo. Ĉar, malgraŭ la malfacilaĵoj, espero restas permesata, sufiĉas mobilizi nin por efika lernejo por plene partopreni en scienca kaj teknologia progreso cele al bonfarto de ĉiuj.
IPR 20/226
— paĝo 27 de la PDF —
DR Kongo: Kial la lernejo malsanas? La konga lernejo grave malsanas. Tio estas la unuanima konkludo, kiu aperas el la kritikoj, kiuj estas diritaj de ĉiuj flankoj. Kun la progreso kvalite kaj kvante en la 1970-aj jaroj, oni ne povis imagi, ke kvindek jarojn poste oni ankoraŭ povas vidi lernantojn sidantaj sur la planko, lernejojn sen necesejoj, aŭ mezlernejajn diplomitojn malĝuste parolantaj la francan. Kiel klarigi ĉi tiun fiaskon de la lernejoj en DR Kongo? Malproksime de la lernejaj „feliĉaj jaroj” en DRK, nuntempe la raporto ne estas tre hela. Baza edukado suferas pro nesufiĉa ekspansio. Kvankam ĝi kreskis je 7%, de 2006 ĝis 2007 ĝis 2007-2008, de 84% ĝis 91%, la indico de lernejado ankoraŭ ne atingis 100% (en la jaro 2008). Krom la malalta nivelo de partopreno, la difekto de la kvalito de elementa kaj duagrada edukado estas evidenta; ĉi tio estas klare videbla en la fakto, ke plej multaj bazlernejanoj ne akiras la lingvajn kapablojn necesajn por plua edukado. Kiel pruvo, en normigitaj testoj en la franca, la meza poentaro de kongolandaj lernantoj de la 4-a jaro estas pli malalta ol tiu de francaj studentoj de la 2-a klaso, 44.1% kaj 72.7% respektive (Monda Banko 2003). Ĉi tio reflektas la malfacilaĵojn de regado de la instruata lingvo en eduka kunteksto preskaŭ sen skribaĵoj kaj instruaj materialoj. La legokapablo de kongaj studentoj ankaŭ influas ilian malkapablon pri legado kaj aliaj studobjektoj kiel ekzemple matematiko. Samtempe korupto eniris la lernejon. Ĉeesto kaj fikopiado ne plu estas la solaj rimedoj de „sukceso”, iom da mono sufiĉas por eniri la superan klason. Plie, estas la tielnomata fenomeno „sekvaĵo” ĉe la mezlerneja nivelo: lernejestroj postulas monon por motivi la findecidopovajn personojn (kiuj estas la inspektistoj respondecaj pri ŝtataj ekzamenoj) por ebla sukceso de sia lernejo. Ĉi-lastaj eldonas poentolibretojn kontraŭ donacoj de gepatroj. Koruptado estas forta indikilo de malriĉeco en iuj privataj lernejoj (kaj en la plej multaj publikaj lernejoj). Tiu malriĉeco entenas plurajn aspektojn: la klasĉambroj estas ĉiam superplenaj (superaglomera indico de 39% de la klasoj en baza kaj 24% duagrada laŭ Eneco-esploroj en 2001), malbone ekipitaj kun infanoj sidantaj sur la planko; instruistoj, kiuj estas malbone pagataj kaj finance subtenataj de gepatroj ktp. La aktuala situacio de la edukado estas ligita al la ekonomia krizo, kiu eksplodis en DR Kongo ekde la fruaj 1980-aj jaroj. Fakte, la parto de la publikaj elspezoj por edukado komencis malkreski akre kiel de 17 en 1983 al 7% en 1985 (Monda Banko 2003). Ĉi tiu akra malpliiĝo de edukaj elspezoj okazis ĉefe pro pli malaltaj prezoj de produktoj, kiuj IPR 20/227
— paĝo 28 de la PDF —
devigis la Ŝtaton redukti publikajn elspezojn. Tiu krizo pli malboniĝis ekde la fruaj 1990aj jaroj kun la alveno de arma konflikto. Tamen mastrumado de publikaj elspezoj estas ankaŭ malproksime de la plej bonaj. En ĉi tiu kunteksto de ŝtata maltaŭgeco la privata sektoro transprenis la laboron. La privata sektoro kontribuas al la financado de la edukado en DR Kongo inkludigante la bezonaĵojn kiel ekzemple libroj kaj lernejaj bezonataĵoj, transportado, ekipado kaj vivtenado de klasoĉambroj, instruistaj salajroj kaj urbajn elspezojn kiel ekzemple por konstruado de lernejoj. La edukado en DR Kongo estas tiel dependa de la kapablo de gepatroj por certigi la lertigadon de iliaj infanoj. Tamen, konsidere la aktualan salajronivelon, plej multe da homoj ne povas sendi siajn infanojn al lernejo. Do la malriĉeco de gepatroj estas faktoro de malalta lerneja frekventado (Mumpasi kaj Ngondo 2003). Ekzistas plivastiĝo de la privata sektoro en DRK. Laŭtakse 70% de la baza edukado estas administrata de privataj lernejoj (PMPTR 2006). Se ni komparas la reĝimon, la privata tenas la plej grandan nombron da lernejoj, tio estas 72%; ĉi tiu procento estas eĉ pli alta kompare kun 2008, kiam estis 68% (SSA 2009). Tiuj privataj lernejoj estas la plej bonaj kaj la plej malbonaj (Kitaev 1999). Kompreneble, la efikeco de la privataj lernejoj estas pli forta ol tiu de la publikaj lernejoj, en ripetofteco, reteno en la ciklo kaj efikeco de edukado (Hennaff 2003). Tamen, la evoluo de la privata sektoro okazis en katastrofaj kondiĉoj (kadukaj infrastrukturoj, manko de ekipaĵo kaj lernolibroj, malbona stato de klasĉambroj ktp.). Ĉi tio kondukas al malpliiĝo de la kvalito de instruado. Konsidere la mankojn de la eduka merkato, korupto kondukas al malstreĉiĝo en la akiro de rajtigoj por la kreado de lernejoj. Ĉi tiu eksplodo en la nombro de privataj lernejoj en malklara fiksado ankoraŭ pli malfaciligas taksi la kvaliton de kapabloj (la konkurencprocezo ankoraŭ ne elektis la „plej bonajn praktikojn”) kaj tiel malfaciligas ankaŭ la trejnadon de lernantoj forlasontaj lernejon. Emfazendas: ne ekzistas vera industria evoluo. Tamen, la manko de „kompetent-merkato” permesas al la plej malbonaj privataj lernejoj esti malbonkvalitaj – kiuj ne estos sankciitaj nerekte en la labormerkato. Mallonge, la situacio de la kongolanda lernejo estas timiga. La defio estas sukcesi sproni ĝin per dinamika evoluigo per reformado de la eduka sektoro. La konga Ŝtato devas plibonigi la kvaliton de administrado bremsante korupton, kiu administrado ne nur helpu batali kontraŭ malriĉeco per industriigo, sed ankaŭ kreu sanan konkurencon de privataj agantoj en DRKedukado. Skribita de Eric BAENI en la „Lukto por perfekta edukado”. IPR 20/228
— paĝo 29 de la PDF —
El la landoj kaj sekcioj Benino Esperanto-instruado relanĉiĝis ĉi-lernojaron en la ŝtataj mezlernejoj n-ro 1 kaj 2 de Lokossa gvide de Latifou GBADAMASSI Ĉe la mezgrada lernejo n-ro 1 la kurso startis la 22-an de novembro 2019 kun 24 ĉeestantoj. De tiam ĝis nun, jam okazis 8 kurskunvenoj en tiu lernejo. Ĉe la lernejo n-ro 2, la unua kurso okazis la 5-an de februaro 2020 kun 40 vizitantoj. Du pliaj kursoj estis gviditaj en la februara unusemajna feriaro. En ambaŭ kazoj, la kursanoj estas inter-9-kaj-22-jaraĝaj. Krome, la 1-a, 2-a, 5-a, 6-a kaj 7-a estas iliaj studjaroj. La kurskunvenoj donis eblon al la ĉeestantoj lerni pri kelkaj bazaj reguloj de Esperanto. Temas interalie pri: legado kaj skribado de la alfabeto de Esperanto; artikoloj difina kaj nedifina (singularo kaj pluralo); finaĵoj de substantivoj, adjektivoj, adverboj, pluralo kaj infinitivo; salutado; nombroj (de 0 ĝis 20); prefikso (mal).
Ĉinio Sinjoro Hu Guozhu (Miĉino), (1938-2020), 82jara elstara ĉina esperantisto, forpasis la 22-an de aprilo 2020 en la Hospitalo Tongji de WUHAN pro multjara malsano. Hu Guozhu, individua membro de UEA, honora komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo, honora membro de ILEI (2017), estis fama Esperanta poeto, verkisto, tradukisto, kaj profesie supera inĝeniero. Li komencis memlerni Esperanton en 1956. Aliĝis al la Hubei-a Esperanta Asocio en 1979 kaj estis ĝia vicprezidanto (19862000), prezidanto (2001-2010). En 1981, iĝis prezidanto de la Esperanta Asocio de Huangshi kaj fondinto de la IPR 20/229
— paĝo 30 de la PDF —
Koresponda Kursaro de Huangshi (1982-1991), kelkdek miloj da kursanoj tra la lando partoprenis la lernadon de Esperanto. Li kompilis lernolibrojn por diversnivelaj kursanoj. Aliĝis al UEA en 1984. Aliĝis al ILEI en 1989 kiel internacie rajtigita ekzamenanto pri Esperanto. Li multe tradukis por la revuo „El Popola Ĉinio” de 1959 ĝis 1966. Li partoprenis en la traduklaboro de Poemoj kaj Elektitaj Verkoj de Prezidanto Mao Zedong (Volumo 5). Meze de la 1980-aj jaroj, li organizis tradukkonkurson por la revuo „La Mondo”. Li estis la iniciatinto de ĉinesko kaj verkis „Ĉineska Gvidlibro”(2007). Liaj Esperanto-tradukoj inkluzivas ekz. la sekvajn verkojn: „Matenaj floroj kolektitaj en vespero” de Lusin (1981), „Poemoj de Li Bai” (1997, Japanio) (kunlabore kun aliaj), „Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio” (1998, Penseo), „Kantoj dum Vojaĝo de Homa Vivo” de Bai Juyi (2000). Kelkaj liaj verkoj: „Esperanta Metriko” (1983), „Esperanto-Elementa Kurso” (1992), „Esperanto-Altnivela Kurso”, „HU Parolas Maldelire” (2002) ktp. Li ankaŭ publikigis grandan nombron da tradukoj en „Penseo”. La plej grava traduko estis „La strangaĵoj de Liaozhai” (4 volumoj, n-ro 56 de Serio Oriento-Okcidento, de UEA, 2019), eldonita de Zaozhuang-a Universitato kie S-ro Hu estis honora profesoro. ILEI-CN
Hispanio La 1-an de aprilo 2020 forpasis en Madrido la pedagogo, diplomato kaj amiko de Esperanto Ricardo Díez-Hochleitner. Li naskiĝis en Bilbao en 1928. Liaj gepatroj estis Félix Díez, filologo kaj tradukisto, kaj Teresa Hochleitner, deveninta el Bavario. La patro estis poligloto kaj tre aktiva e-isto. Li studis kemion kaj komencis sian karieron kiel profesoro de tiu fako en la Universitato de Salamanko. Tamen, li baldaŭ specialistiĝis pri pedagogio kaj eklaboris pri edukorganizado en la Ministerio de Nacia Eduko de Kolombio kaj en la Iberamerika Organizo de Eduko. Poste li laboris ankaŭ en postenoj rilataj al la sama fako ĉe la Monda Banko kaj ĉe UNESKO. Li estis nomumita por gravaj postenoj de la Ministerio pri Eduko en Hispanio, kie li forte kontribuis al la Projekto de Ĝenerala Leĝo de Edukado de 1970, kiu grave renovigis la instruadon en tiuj finaj jaroj de la diktatura periodo. Li okupis multajn aliajn postenojn rilatajn al edukado en IPR 20/230
— paĝo 31 de la PDF —
internaciaj institucioj, partoprenis en entreprenoj ligitaj al edukado, ĵurnalismo kaj eldonado kaj estis membro de pluraj fondumoj. Li estas membro de la Klubo de Romo, organizaĵo konata pro siaj studoj pri tendencoj de disvolviĝo, tre grava en la 70-aj kaj 80-aj jaroj sed nun iom forgesita. Díez estis membro de ĝia Plenuma Komitato, poste vicprezidanto, prezidanto dum la 90-aj jaroj kaj poste, ĝis sia morto, Honora Prezidanto. Li estis amiko de Esperanto; laŭ iuj atestoj li mem konis la lingvon, sed pri tio ni ne havas certecon. Lia patro Félix Díez Mateo tamen ja estis grava en la Esperanto-movado. E-isto de 1906, li instruis Esperanton en publikaj lernejoj, gvidis ĉiutagan Esperantan rubrikon en la hispana ĵurnalo „El Pueblo Vasco” dum du jaroj kaj verkis „praktikan metodon” de Esperanto. Li kunlaboris en Literatura Mondo kaj aliaj revuoj kaj estis membro de la Lingva Komitato de 1921. Li estis estrarano kaj poste prezidanto de la Grupo Esperantista de Bilbao kaj honora membro de Hispana Esperanto-Federacio. Li plu aktivis post la hispana milito kaj prezidis la organizan komitaton de la 27-a Hispana Esperanto-Kongreso, kiu okazis en Bilbao la jaron 1966an. En libro de memoraĵoj Ricardo Diez-Hochleitner parolis tre apreze pri sia patro kaj mencias la idearon de esperantismo, kiu gvidis lin. José Antonio DEL BARRIO
Rumanio Memore al Julia SIGMOND Naskiĝis en Turda (Rumanio), 11 julio 1929. Esperantistiĝis en 1956. Forpasis en Piacenza (Italio), 23 marto 2020 Nia kara samideanino Julia SIGMOND estis por mi unu el la homoj, kiujn mi tiom admiris, ke mi provis (kaj daŭre provas) ilin imiti. Ŝi uzis tiom bele kaj inteligente la tempon de sia vivo, ŝi havis tiom multajn interesojn kaj tiom multajn talentojn, ŝi agis entuziasme kaj sindoneme en tiom multaj flankoj, ke estas malfacile por mi priskribi ŝian brilan personecon en tiom malgranda kadro. Mi opinias, ke Julia estis tiom eksterordinara homo, ke ŝi meritus unu longan biografian romanon aŭ eventuale plurajn romanojn fare de diversaj aŭtoroj, kiuj konis nur kelkajn aspektojn de ŝia bunta vivo. Unu el la plej emociaj aspektoj de la vivo de IPR 20/231
— paĝo 32 de la PDF —
Julia, kapabla inspiri romanverkistojn kaj filmreĝizorojn, estis ŝia fabela romantika amo kaj geedziĝo en la aĝo de 80 jaroj kun la esperantista verkisto Sen RODIN (Filippo FRANCESCHI) el Italio, kiu forpasis 4 tagojn post ŝi. Mi kredas, ke ĉiu persono, kiu konis ŝin, ricevis de ŝi kelkajn neforgeseblajn spiritajn donacojn: iuj konis ŝin kiel instruistinon pri Esperanto en Transilvanio, aliaj kiel aktorinon ĉe la pupteatro „Puck” en Kluĵo, aliaj kiel verkistinon, redaktoron de la revuo „Bazaro”, aktiviston por la diskonigo de vegetarismo kaj de ekologiaj agadoj, fidelan anon de la Unitaria Preĝejo en Kluĵo, talentan korusanon, orgen-akompananton, amikeman koleginon, helpeman najbarinon, lertan kuiriston de sanigaj bongustaj manĝaĵoj, ameman onklinon aŭ bapto-patrinon ktp. Mi havis la grandan bonŝancon koni ŝin precipe kiel pli aĝan amikinon. Iuflanke, Julia estis tiom pura kaj sincera kiel infano, aliflanke ŝi estis saĝa kiel maljuna homo, kiu scipovis donaci amon al ĉiuj konatoj kaj ricevi ilian amon. Kiel instruistino pri Esperanto, Julia estis entuziasma praktikanto de la rekta metodo, kiun ŝi riĉigis, adaptis kaj modernigis per siaj pedagogia kreemo kaj aktora talento. Ŝi plilarĝigis sian instruistan agadon pere de porinfanaj rakontoj. Ŝia kompaktdisko „Novaj fabeloj pri Ursido Pu kaj Porketo” estas la unua (kaj ĝis nun la sola) porinfana sonlibro originale verkita en Esperanto. Ĝia valoro estas des pli granda, ĉar Julia uzis sian aktoran talenton por kapti la atenton de la infanoj. La porinfana rakontaro „Steĉjo-fabeloj” estas alia literatura juvelo, kiun Julia donacis al Esperanto-parolantaj infanoj. „Libazar kaj Tero”, kiun Julia verkis kune kun sia edzo Sen RODIN, estas tre originala scienc-fikcia romano, kiun la aŭtoroj donacis precipe al adoleskaj parolantoj de Esperanto, sed ankaŭ al plen-aĝaj legantoj. Okaze de sia 90-jariĝo, Julia respondis al interesa intervjuo en la hungarlingva revuo „Unitárius Közlöny” 2019/9. (La intervjuisto estis Klára ASZTALOS). Jen kiel finiĝas la intervjuo: „Klara ASZTALOS: Kiel homo, kompletiginta sian 90-an vivojaron kaj kolektinta multajn spertojn, kion vi mesaĝas al la post vi paŝantoj, kio estas la plej grava en la vivo? Julia SIGMOND: Ni provu vivi tiel laŭ la leĝoj de la amo, ke post sunsubiro ni povu diri kun pura koro en nia preĝo: Dankon, Sinjoro, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne vivis vane!” Luiza CAROL
IPR 20/232
— paĝo 33 de la PDF —
Alvoko al la enlernejaj Esperanto-instruantoj. (Alvoko apogata de Katalin KOVÁTS kaj ILEI) Kiun neniam iu demandis (aŭ eĉ sin demandis) kiom da Esperantoparolantaj, kiom da Esperanto-kluboj aŭ kiom da Esperanto-kursoj en lernejoj estas nacie kaj tutmonde? Tiam, kion respondi krom, ĝenate, „verdire, mi ne scias”! Tamen, laŭ la kunteksto de la demando la konsekvencoj de tia respondo ege gravos por niaj agadoj. Fakte ni devas konscii, ke nun pli kaj pli da regantoj interesiĝas al nia movado; do, tio nin devigas disponi precizajn registraĵojn kaj statistikojn ĉiam ĝisdatigitajn, por senhezite kaj alloge respondi. Ekzemple: baldaŭ la franca landa asocio „Espéranto-France” devos prezenti al la franca edukado-ministerio bilancon de la unuaj dujaraj eksperimentoj de Esperanto-instruado en lernejoj. Ankaŭ pluraj instruistoj klopodas, por ke ilia lernejo kuniĝu al tiu eksperimento, sed ili havas problemon konvinki sian estraron pro manko da altirfortaj argumentoj; tiuokaze estus mirinde povi proponi larĝan eblon de lernejaj interrilatoj kaj eĉ de ĝemeliĝoj internaciaj. Krome, oni povas konsideri, ke ju pli da lernejoj partoprenos en Francio des pli da alilandaj lernejoj malfermiĝos al la instruado de nia komuna lingvo; ĉu tiu kondiĉo ne esencas por ĝia evoluado? Bedaŭrinde, tiuteme, ni tute ne kapablas pruvi tion, kion oni ofte diras, t.e. ke mondskale en multaj lernejoj Esperanto instruiĝas. Tamen, en Edukado.net kie oni povas registri tiajn kursojn https://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=lernejajkursoj enhavas entute malpli ol dekduon da lernejoj bazaj kaj mezaj! Espereble, tio ne spegulas la veron! Konsekvence, estas lanĉita kiel eble plej larĝe diskonigenda alvoko, por ke ĉiu Esperanto-instruanto en lernejoj nepre registru sian kurson aldonante ĝin al la ĉi-supra listo de kursejoj. La sukceso de nia movado postulas daŭran sciigon, kunlaboron, partnerecon, por ke ni ĉiuj povu efike argumenti favore al la enkonduko de Esperanto en lernejojn. Tiucele, ĉiu el ni faru sian veran eblon! Franca komisiono „Esperanto-ĉe-abituro3” A. Andre; G. Camy; M. Juy. 3
vd. abiturienta ekzameno
IPR 20/233
— paĝo 34 de la PDF —
Laboro en lernejoj por progresigi la komprenon de problemoj pri mensa sano (en Niĝerio) https://www.theguardian.com/world/2019/sep/25/people-heal-thyselvesnigerias-new-mental-illness-approach (elektis kaj tradukis Mireille GROSJEAN helpe de translate-google). Nils ADLER in Lagos el la gazeto The Guardian 25 Sep 2019 Okazis plej nekutima kunveno kun paciento. D-ro Ayo Ajeigbe akceptis la pacienton en sia privata laborloko en Abuja, la ĉefurbo de Niĝerio, laŭ sia kutima bonveniga maniero. Sed fakte la kuracisto povis trovi, ke nenio malbona estas ĉe la viro. Kaj kiam Ajeigbe demandis, kial li estis tie, la paciento simple respondis: „Mi nur volis vidi, kiel aspektas psikologo.” Eble li ne devus esti surprizita. Profesiuloj pri mensa sano maloftas en Niĝerio, kiel estas en multaj aliaj evolulandoj. En la lando kun plej multe da loĝantoj de Afriko – pli ol 200 milionoj da homoj – estas ĉirkaŭ 150 praktikantaj psikologoj. Se kuracadoj pri mensa sano estas maloftaj, neadekvataj kaj ne sufiĉe subtenataj finance en plej multaj okcidentaj landoj, ili preskaŭ ne ekzistas en la plimulto de malpli riĉaj landoj kaj aliaj kun mezaj enspezoj – pli ol 100 landoj tutmonde. En tiaj landoj oni provizas per malmulte da rimedoj por menshigieno, por ili aperas ne multe en la prisanaj buĝetoj kaj ĉiuokaze probable oni elspezas ankoraŭ malpli da mono por tiu kampo. Do, kion fari? Ajeigbe decidis, ke parta respondo kuŝas en la libervola sektoro. Antaŭ unu jaro li konsentis estri la sekcion Abuja de Mentally Aware Nigeria Initiative (MANI) Mense Konscia Niĝeria Iniciato, burĝonanta organizaĵo gvidata de uzantoj, rapide aperanta kiel solvo por la krizo en Niĝerio en la kampo de mensa sano. MANI estis lanĉita en 2016 de Victor Ugo, tiama medicina studento el Lagos, kiu suferis deprimon; lia agado devis esti respondo al la manko de subteno al mensa sano en Niĝerio, kie oni supozas, ke sep milionoj da homoj vivas en la sama situacio. La vizio de Ugo estis antaŭenigi ŝanĝon kreskigante konscion kaj forpelante antaŭjuĝojn ekzistantajn ĉirkaŭ mensa sano en Niĝerio. Kaj merkredon, li aperos ĉe la ĉiujara kunveno de boncelantoj, evento okazanta paralele al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, por provi trovi pli da financado kaj pli justan kuracadon por mensa resanigo. „Se vi havas deprimon”, – diras Latifah Yusuf Ojomo, la vic-estro de la Lagos-teamo de MANI, „homoj povas konsideri vin frenezulo, kio signifas, ke la plimulto de la homoj, kiuj havas problemojn pri mensa sano en Niĝerio, ne komprenas, aŭ volas akcepti tion, kion ili sentas.” IPR 20/234
— paĝo 35 de la PDF —
De la komenco Ugo decidis, ke se MANI havos ian signifan efikon, ĝi devas doni atenton al la plej multnombra popoltavolo de la lando. „Junuloj en Niĝerio estas multe pli malfermitaj al lernado de novaj aferoj” – klarigas Ugo, „ili estas multe pli kapablaj pri manieroj ŝanĝi.” En Lagos, la plej granda urbo de Niĝerio, MANI lanĉis trejnprogramon por lernejoj. La programo inkluzivos serion de „menshigienaj kluboj”, kie oni instruas studentojn pri traktado de mekanismoj, efikoj de ĉikanado kaj atelieroj por lerni interkonsenti. MANI ankaŭ trejnas instruistojn kaj gepatrojn pri la mensa sano de infanoj, ĉi-lastan grupon, Ugo identigas kiel precipe gravan. „Laŭ la loka kulturo junuloj ne rajtas paroli” – klarigas Ugo, „vi devas aŭskulti; respekto estas vere kerna. Se mi bezonas helpon, mi petas miajn gepatrojn kaj ili decidas, ĉu mi bezonas helpon.”
PROGRAMSKIZO de la 53-a Virtuala EsperantoKonferenco ILEI (VEKI) 25-31 julio 2020 7 tagoj – 7 temoj 1. Solena inaŭguro, prelegoj pri la kongresa temo. Planeda pripenso. 2. Pripensoj pri strukturo. Komitato 3. Prelegoj pri lingvoj. Lingva festivalo 4. Prelegoj pri interlingvistiko kaj Eo en universitatoj 5. Mastrumado de la Ligo. IPR, JA. Vivo de ILEI, demandoj kaj respondoj. Gastronomia rondo. 6. Pedagogiaj temoj. Instruspertoj 7. AMO – seminario. Internaciaj agadoj, internaciaj institucioj / Konkludo
IPR 20/235
— paĝo 36 de la PDF —
La azia tagiĝo komenciĝos per tridekminuta japana jogo-kurso, kiun Mirejo donos. Ĉiu tago havas sian temon kaj tri sesiojn; la tago kongruas kun la tago en UTC + 2 (Afriko, Eŭropo). Inter la aktivaĵoj verdaj sur la tempoplano la kanalo estos libera por koridoraj babiladoj, kiel en kongreso. Sen ia gvidado. Anstataŭ Nacia Vespero ni havos Planedan Pripenson. La kutima frandvespero, kiu kutime malfermas la kunvenon de ILEI, havos taŭgan nomon: gastronomia rondo: filmu iun tipe tradician manĝon ĉe vi kun familianoj aŭ geamikoj kaj sendu ĝin al ILEI. Maksimuma daŭro: 3 – 5 minutoj. Nepre komencu dirante vian nomon, urbon kaj landon. Montru kaj nomu la manĝaĵon en via lingvo kaj en Esperanto, la manĝmanieron, komentu la manĝaĵojn, originon de ili, kuirmanieron… en kiu okazo oni manĝas tion. Ni havos dum VEKI sesion, kie tiuj filmetoj sekvos unu la alian. Sendu ilin al Elena Nadikova uzante ilei.sekretario@gmail.com. Koncertoj, deklamadoj: ni alvokas al artistoj, petante, ke ili sendu filmeton kun hejma koncerto por ILEI ĝis la 30-a de junio. Daŭro: inter 30 minutoj kaj unu horo. Ni deziras havi en ĉiu sesio la lastan horon kun koncerto. Tio estas, ke ni devus akiri 30 kontribuojn. Ankaŭ povos esti koncertoj en rekta enreta partopreno; por tio iu artisto aŭ artista grupo povas skribi al ilei.prezidanto@gmail.com, dirante: mi pretas ludi je tiu tago je tiu horo! Bonvenon! Pro tio ni ne havos Internacian Vesperon, ĉar ni ne vesperumos samtempe! La teknika aspekto: La konferenco akiros kanalon alireblan per numero kaj pasvorto, kiun ni vaste komunikos antaŭe per nia retejo www.ilei.info. Komenco: sabate la 25-an de julio, ĉefplado 15:00 UTC + 2: Solena inaŭguro. Fino: vendrede la 31-an de julio, azia tagiĝo, 00:00 UTC + 2: Konkludo, adiaŭo. Ni provos eldoni Konferencan Libron kun resumoj de la prezentaĵoj, filmoj, debatoj, decidoj. Ni faros magran eldonkvanton, tamen ni bezonas kelkajn ekzemplerojn por la bibliotekoj. Pro tio ILEI alvokas al donacoj por kovri tiujn kostojn kaj por kovri la kostojn de la reta agado. La partopreno estos senpaga. Konstanta informfluo okazas en la ĉefpaĝo de ILEI www.ilei.info IPR 20/236
— paĝo 37 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Unika (Yuro Jung). Observanto de TEJO ĉe ILEI: Karina Oliveira. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Martine Demouy, Max Demouy, Jesper Jakobsen, Josiane Moirand kaj aliaj
IPR 20/237
— paĝo 38 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 32 € kaj por B-landanoj 18 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando.Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): Olena Poshivana, amatalena@ukr.net. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aprilo 2020, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2020.
IPR 20/238
— paĝo 39 de la PDF —
Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI (lasta parto de la serio, vd. p. 18)
„La strangaĵoj de Liaozhai” – tradukoj de Hu Guozhu (vd. p. 29) IPR 20/239
IPR 2020/3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 50 – trimonata
20/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Palma Csiszár-Salomon Karmen Delač-Petković Sylvia Hämäläinen Gong Xiaofeng (Arko) Mireille Grosjean Vicente Manzano-Arrondo Monika Molnar Carlos Oliveira Germain Pirlot Martin Ptasinski Spomenka Štimec Zlatko Tišljar
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Mireille GROSJEAN: Pri VEKI ĝenerale …………………………………………………………. 4 Miaj impresoj pri VEKI (Carlos OLIVEIRA, Sylvia HÄMÄLÄINEN) …………………….. 7 Vicente MANZANO-ARRONDO: Esperanta Strategio en Universitatoj ………………… 8 Instruspertoj (Notoj okaze de vidbabilejo libera) (M.G.)………………………………… 16 Ideoj naskiĝas per diskutoj: oni ne povas esti genia sola (M.G) ……………………… 17 Valoro de kantado kadre de instruado ………………………………………………………… 18 Monika MOLNAR: Kantoj kaj Kajto en la instruado […]………………………………… 20 Biografioj de niaj novaj Honoraj Membroj: Germain Pirlot, Zlatko Tišljar……….. 23 Esperanto en maŝin-ŝipkonstrua lernejo en Rijeka (DELAČ-PETKOVIĆ, ŠTIMEC) .. 28 Babiligilo (Mireille GROSJEAN)…………………………………………………………………… 31 Anoncoj …………………………………………………………………………………………………… 31 El la landoj kaj sekcioj (AR, CN, DE, HU)…………………………………………………… 32 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 37
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, 9-11, Asahicyou 3, Kawagoe, Saitama JP-3501126, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, kongresaj aferoj, TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Universitata agado, Eŭropa komisiono de UEA, AEDE.
IPR 20/32
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, Dum nia Virtuala EsperantoKonferenco VEKI ni rilatis fore, per bildo kaj voĉo. Nun ni rilatas denove fore, per papera aŭ reta revuo, kiu alportas al vi novaĵojn pri la vivo de la Ligo. Kompreneble ĉi tiu numero informos vin pri la gravaj momentoj de nia Konferenco. VEKI altiris 350 personojn, do la duoblon de la kutima kongresanaro. Konsekvence ni povus esperi, ke duobliĝos ankaŭ nia membronombro …. Tio estus tre bonvena evoluo, kiu efikus pozitive sur nia financa situacio. Niaj du Facebookpaĝoj havas po proks. 340 membrojn. Nia Youtube-kanalo atingas preskaŭ 200 membrojn kaj tiu nombro certe kreskos, kiam aperos tie la registraĵoj de VEKI. Nia freŝa Telegram-grupo jam superas 100 membrojn. Do, kiel vi povas konstati, ni komunikas per diversaj rimedoj. Ni devas kreskigi kaj efikigi komunikadon pri nia revuo Juna Amiko, ĉar la valorega laboro de la 1 AdE – Akademio de Esperanto kontribuantoj kaj regulaj rubrikestroj devas atingi pli da legantoj. Tio alportos Sur la titolpaĝo: Kantoj en la ankaŭ bezonatan kontribuon al niaj instruado (vd. la artikolon de financoj. Monika Molnar sur p. 20) Do ni legu, ni informu, ni varbu, ni abonu, ni subtenu la Ligon! Sur la dorskovrilo: podiaj diskutoj kun la redaktoro de Juna Mi deziras al vi agrablan kaj informan Amiko kaj tiu de IPR dum VEKI momenton en la legado de IPR. Hector Hodler, pacisma sinteno Mireille GROSJEAN (vd. p. 12) Prez de ILEI IPR 20/33
— paĝo 4 de la PDF —
Pri VEKI ĝenerale de Mireille GROSJEAN, prezidanto de ILEI La nomo VEKI estas formulo proponita de Stefan MacGill. Laŭ SO Jinsu: veki kion? Kion ni volas veki? La homaro devas vekiĝi. El la orientazia filozofio: Lumigu la mallumon en via koro! Mi persone atingas la finon de VEKI kun sufiĉe sama sento kiel fine de iu kongreso kun alvojaĝado. Svarmis la renkontiĝoj, abundis la prezentaĵoj, la prelegoj, mi eksciis multon.
Ne estis paralelaj programeroj, estis nur unu prelegovojo. Liberaj vidbabilejoj ekzistis paralele. La programo okupis 12 horojn tage dum 7 tagoj. Nur du prelegoj estis re-elsenditaj, du horoj. Do la programo daŭre alportis ion novan. Mankis la nacia vespero, pro foresto de la nocio de vespero, kiam oni kunvenas tutmonde virtuale. Mankis iu gastiganta lando, ni estis gastoj de la Tero. Esprimante tion la prezidanto prezentis Planedan pripenson. Ankaŭ la Internacia Vespero mankis. Tamen ni povis aŭdi diversajn artistojn, kiuj faris disajn Internaciajn Artajn Momentojn. Elkoran dankon al ĉiuj artistoj, kiuj kontribuis al buntigo de nia Konferenco. Oni povis rimarki, ke kelkaj kantis vive (2), aliaj registris hejme koncerton por nia konferenco (5), aliaj donis ligon al enretigitaj kanzonoj (3). Entute ni havis 10 koncertojn. IPR 20/34
— paĝo 5 de la PDF —
Komento post la evento: unu sufiĉas. „Ĉi-semajne mi unuafoje partoprenas en kongreso de ILEI, kaj ĝi estas la plej bona fakkongreso, en kiu mi partoprenis ĝis nun. Mi neniam imagis, ke la programo estos tiom altnivela! Do mi gratulas la tutan teamon de ILEI.” Ni parolu pri statistikoj En la 15-a de julio aliĝis 180 personoj. En la 16-a de julio la nombro de aliĝintoj superis 200 el 47 landoj. Ĝis la 19-a de julio eblis aliĝi senpage. En la 25-a de julio matene aliĝis 338 personoj el 58 landoj kaj antaŭ la komenco de la Konferenco estis 343 el 60 landoj. Dum la Konferenco ni atingis 349 partoprenantojn. La plej alta nombro de ĉeestantoj dum VEKI estis 300 aŭskultantoj kaj tio estis dum la enkonduka prelego de Profesoro Davide Astori la unuan tagon. La plej alta nombro de partoprenantoj estis el Koreio, sekvis Brazilo, Francio, Pollando. El la Estraro de ILEI transprenis la organizadon de unu Tago: Elena Nadikova (Tago de la Lingvoj kaj Gastronomia Rondo), Ivan Colling (Tago de Universitatoj), Unika kontribuis. Elisabeth Le Dru prizorgis la Tagon de Pedagogio, sen esti estrarano. Koran dankon al ĉiuj! Kunlaboro kun la slovaka firmao E@I Ĝi estas konata en nia Movado, ĝi estas eldonejo, ĝi lanĉis lernu.net. Jen E@I: Edukado @ Interreto. Mi laboris ĉefe kun Dorota. Ŝi efike kaj klare priskribis tion, kion ŝi bezonis de mi. Mi devis el mia imago, inventemo kaj ideoj liveri uzeblajn donaĵojn, do iel traduki miajn pensojn al ŝiaj teknikaj bezonoj… Inter ŝiaj frazoj ofte venis mia nomo Mirejo! Pro tio komence de nia kunlaboro mi devis memori pri mia patrino, kiam ŝi admonis min: Mireille! Do mi sentis severecon kaj preskaŭ riproĉon ĉe Dorota. Kompreneble estas aĝodiferenco. Kaj plie estas kultura diferenco. Tra la horoj, dekoj da horoj de preparlaboroj mi povis konstati, ke tio apartenas al ŝia parolmaniero kaj uzante mian nomon ŝi ne admonas min. Alia interesa aspekto estis la grafikaĵo sur la programo, kiun ŝi nomas nigra triangulo kaj kiun mi nomas sago (vidu la sagon dekstre)… Okaze de la enkonduka prelego Profesoro Astori nomis ŝin „anĝelo”. Mi tute konsentas: Dorota estas anĝelo. Mi devas ankoraŭ aldoni, ke ŝi neniam nervoziĝis, ŝia tono estis ĉiam la sama, trankvila, firma, efika, eĉ kiam mi ion ne sciis, kiam mi ion ne komprenis, kiam mi ion forgesis, kiam mi ion fuŝis, ĉiam ŝi rezistis al nervoziĝo. Gratulojn! Kompreneble IPR 20/35
— paĝo 6 de la PDF —
ankaŭ la kontaktoj kun ĉiuj aliaj teamanoj estis tre agrablaj. Dankon Sonja, Matthieu, Kristof…. Kiel mi uzis tiun eventon por disvastigi informojn pri ĝi kaj pri Esperanto ĝenerale en mia regiono. Tutmonda evento lanĉita de vilaĝo en neuŝatela Ĵuraso, tio ebligis al mi aliri al la amaskomunikiloj. Venis la loka gazeto Arc Info, venis la loka radio Radio Neuchâtel kaj la loka televido Canal Alpha, kaj venis la ŝtata franclingva radio kaj la ŝtata franclingva televido. Do la rikolto estis abunda. Povis okazi intervjuoj pri Eo per la Reto kun Duncan Charters kaj Ivan Colling en la franca lingvo laŭ la deziro de la ĵurnalistoj; bonega impreso. Pri la laboro de la Komitato dum VEKI Nun mi devas gratuli du personojn, du virojn, kiuj enorme kontribuis kaj kontribuas al la dissemado de Esperanto kaj al ĝia instruado, kaj kiujn la Komitato de ILEI elektis Honoraj Membroj. La komitatkunsido ne havis kvorumon; do reta voĉdono estis samtage lanĉita pri tiu elekto. Jam vespere la nombro de JESoj superis 25, do la kvorumo estis atingita rete. Ni gratulu Zlatko Tisljar kaj Germain Pirlot. Pri ili oni povas legi en la Panteono de Edukado.net, parte citita sur paĝoj 23-27 de tiu ĉi numero de IPR. Fruktoj Diversaj programeroj alportis novajn sciojn, novajn analizojn, novajn ideojn por la postaj vivo kaj agado de ILEI. Lastmomente la teknika teamo proponis vidbabilejojn meze de la paŭzoj kaj la organizanto devis rapide, rapidege, trovi nomojn por ili. En la dua Tago „Strukturoj”. Kiuj strukturoj por kiuj celoj? En la dua Tago „Komitato”. Kiu estraro por ILEI por 2021-2024? En la tria Tago „Lingvoj”. Ĉu poliglotoj havas avantaĝojn? En la kvara Tago „Pri Universitatoj”. Kiel starigi Eo-kursojn/klubojn en universitatoj? En la kvina Tago „Pri la Ligo”. Kia Esperanto-instruista Trejnado (EIT)? En la sesa Tago „Pri la Pedagogio”. Pri instruspertoj. En la sepa Tago „Kun AMO-seminario”. Kiajn dezirindajn trajtojn la esperantisteco de intruisto alportas al la lernejo? Fine de la semajno kelkaj personoj povas atesti, ke la enhavo de tiuj liberaj vidbabilejoj estis foje same instruaj kiel la prelegoj. Do tio tute samas kiel en kutimaj ĉeestaj kongresoj, kie ankaŭ la koridoraj diskutoj estas grava parto de la kongreso. Grandan dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al tiu premiereca evento! Laŭ frapfrazo de SO Jinsu: per VEKI ni vekiĝu!! IPR 20/36
— paĝo 7 de la PDF —
Miaj impresoj pri VEKI Mi loĝas en Norda Ĵuazejro (Brazilo), laboranta kun brajla sistemo kaj signolingvo en ŝtata lernejo por adoleskantoj kaj plenkreskuloj ekde 2002. Mi eksciis pri Esperanto en 2003, sed nur en la jaro 2015 mi decidis lerni la interacian lingvon. Dum la sama jaro mi trovis geamikojn kaj fondis Esperanto-Klubon Kariri. La klubo proponis bazajn kursojn ĝis la fino de 2019, tiel la Esperanta movado estas disvastigita en la regiono Kariri formita el 33 urbetoj. Por plibonigi mian komprenon de strategioj kaj pedagogioj rilate al instruado de Esperanto, mi decidis partopreni en VEKI – certe ne sciante, kiajn surprizojn mi alfrontos. Ĝi estis vojaĝo tra la tuta mondo, sen foriri de mia hejmo, antaŭ komputilo kaj poŝtelefona ekranoj. Mi streĉis mian (sekur)zonon kaj la aviadilo ekveturis al Esperantujo. „Mi sidas hejme sola”, parolis la prezidanto de ILEI, sinjorino Mireille Grosjean, dum la inaŭgura malferma parolado, en la pandemia periodo, ŝi estis en sia hejma biblioteko, antaŭ filma aparato, sen fizika kontakto kun iu ajn, la nova norm(al)o. En la konferenco mi dancis, kantis, lernis nociojn pri teknikoj de la japana jogo, la ĉina lingvo, la lingvoj kaj kulturo de Barato inter aliaj prelegoj… Mia menso neniam plu estos la sama kaj la vojaĝo pli kaj pli ekscitis, tamen la flugo trairis la nokton. La turneo komencis instigi min per la diverseco de temoj kaj personecoj, kiuj plej engaĝis sin por kundividi siajn spertojn. Kiel artefarita lingvo povus ampleksi kaj kompleksecon kaj simplecon, kaj evolui tiel multe? Amira Chun respondis al mi per sia bela Esperanta kanto, mi ne volis, ke ŝi ĉesigu la kantadon… Poste mi memoris pri Zamenhof (1887): „Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia.” La vojaĝo kondukis min al Kubo kun la prelego ‘Interkulturaj valoroj de Esperanto kaj ĝia influo en la instruado de fremdaj lingvoj’, kaj ankoraŭ mergante min en la pedagogion per paroloj de Katalin Kovats, Stano Marček kaj Mireille Grosjean. IPR 20/37
— paĝo 8 de la PDF —
La konferenco finiĝis. La taglibro memorigos ĉion okazintan dum la vojaĝo. Mireille kaj centoj da aliaj esperantistoj en sia hejmo daŭre disvastigas ĉi tiun plej interesan neŭtralan internacian lingvon. Ĝis la venontjara Konferenco! Carlos OLIVEIRA Mi volas danki vin pro la gvidado de VEKI kaj pro viaj programeroj. Speciale min trafis la Planeda pensado, kiun vi prezentis en la ĝardeno kun pepadoj de birdoj kaj sonadoj de bovinaj sonoriloj. Eĉ iu fluganta insekto volis montri sin sur la ekrano. Almenaŭ en via ĝardeno ĉio ŝajnas esti en bona stato. Vi listigis agojn, kiujn ni individue povas fari por la bono de la planedo. Multon mi jam faras, sed certe povas pli bone fari. Dankon, ke vi igis min pensadi. Sylvia HÄMÄLÄINEN
Fakaj materialoj el VEKI Interlingvistiko kaj Esperanto en Universitatoj
Esperanta Strategio en Universitatoj de Vicente MANZANO-ARRONDO (Viko) Resumo. La kutima maniero pensi pri la rilato inter Esperanto kaj Universitato konsistas el aro da kursoj kaj diskursoj pri la lingvo. Samtempe rimarkeblas diversaj klopodoj Esperantigi la sciencon, la teknikon kaj la Superan Edukadon. Tamen tiuj klopodoj plejparte havas malforton kaj algluatas al antaŭa sukcesa historio de la esperantista movado. Ĉi tiu dokumento celas enmeti ian psikologian klarigaron en la komprenon de la relative malgranda sukceso inter ambaŭ eroj, Esperanto kaj Universitato. Pro tio, la unua parto priskribas kelkajn detalojn de la nuntempa homa konduto. La dua substrekas prikondutajn barilojn de la Universitato, kiel institucio kaj kiel individuaro. Kaj la tria klopodas aranĝi principojn por la starigo de konkreta strategio, bazitaj sur elekto de realaj spertoj. La kerno de ĉi tiu partopreno estas elstarigi la bezonon montri Esperanton kiel universitatilon, sen reklami ĝin. Ŝlosilvortoj: Strategioj en universitato, universitata konduto, homa konduto, strategiaj principoj. IPR 20/38
— paĝo 9 de la PDF —
1. Enkonduko Universitataj esperantistoj facile povas konsenti pri la aserto, ke Esperanto ĝenerale ne videblas en universitatoj malgraŭ la klopodoj de multaj aktivuloj. En la celo stimuli kunpensandon pri la afero, kiu aldoniĝas al la historiaj paŝoj pri la sama temo, mi pritraktos kvar kampojn: (1) kelkaj gravaj karakteroj de la homa konduto, ĉefe tiuj kiuj bremsas la disvastigon de Esperanto; (2) kial la bremsiloj akiras pli da forto en la universitata medio; (3) du vojoj klopodi sukcesigi Esperanton en la universitato, kiujn mi nomas rekta kaj nerekta vojoj; kaj (4) kelkaj principoj por la konkretigo de universitata strategio. 2. Pri la tempo en la homa konduto1 La aserto „mi ne havas tempon” estas sufiĉe kutima, sed la sento ne havi tempon estas relative nova en nia historio kaj aperis ĉefe antaŭ malmulte da jardekoj, ĉefe de kvar flankoj. La unua estas la tempo de la laboro. La antaŭa tempo de laboro estis preskaŭ 100% kerna tempo, nome horoj dediĉitaj al la laboraj taskoj. Nuntempe la ĉirkaŭanta tempo povas esti pli elstara. Tiel, oni devas alkutimiĝi al kvar kondutoj: (1) dediĉi horojn por plibonigi la scion pri la laboro en tro ŝanĝiĝema merkata etoso, kiu postulas sinsekvan konkurecon de laboristoj; (2) translokiĝi ofte laŭ la bezonoj de la posteno; (3) akcepti, ke oni perdos la nunan postenon kaj havos devigon okupiĝi por serĉi alian, kaj poste alian kaj plu; (4) esti iranta kaj revenanta, ĉar la lokoj, kie situas la laborejo kaj la restadejo, emas esti malproksimaj. Rezulte laboristo, kiu devas esti disponebla ĉiam, ĉiel kaj ĉie, ne havas tempon. La dua flanko temas pri la libera tempo, plena de ŝajne senfina kvanto da oportunoj merkate ofertataj. Bona ekzemplo estas la sociaj retoj. Normala ordinara nuntempa homo estas tiu, kiu ĉiutage elspezas horojn okupata pri la sociaj retoj, en kiuj partoprenas, plej ofte eĉ plendante pri tia tasko. Al tio aldoniĝas, ke homoj facile sklaviĝas pri rutinoj, kiuj solvas la liberan tempon, pri kio oni malfacile akceptas ŝanĝojn. La libera kaj labora tempoj nuntempe forte realiĝas per teknikaĵoj. Oni bezonas tempon por lerni, kiel funkcias la lasta versio de pluraj softvaroj kaj por ŝanĝi la malnovajn aŭ ĵus malfunkciiĝintajn aparatojn. 1
Baze la enhavo de ĉi tiu sekcio devenas de spertoj kaj pripensoj. Tamen, parte ĝi devenas de diskutoj en la grupo Universitato kaj Socia Engaĝiĝo kaj de la libroj de Riechmann (2003) kaj Novo (2010).
IPR 20/39
— paĝo 10 de la PDF —
Oni eniras en senfinan vojon por ĝisdatigi sian scion pri la malfacile mezurebla nombro da teknikaĵoj, kiuj ŝajnas ĉie ĉeesti.
Kvare kaj fine okazas, ke se oni havus tempon, oni uzus ĝin en utila tasko. La ideologio kapitalismo tiom sukcese eniris en nian kapon, ke mense oni akceptis, ke meritas penon nur la okupiĝoj, kiuj estas fruktedonaj (Ordine, 2013). La travivo de la homaro bezonas, ke la homoj daŭre okupiĝu pri aferoj, kiuj donas kaj rapidan kaj videblan profiton, kiel zorgi pri familianoj aŭ ĝui neatendatan sunleviĝon tra la fenestro de la dormoĉambro. Malgraŭ tia realo, kutime oni asertos, ke okupiĝo pri ne klare fruktedonaj taskoj estas stultaĵo. Ĉu lerni Esperanton ŝajnas fruktedona konduto, kiu faciligos la vivon en la teknika medio, helpos trovi aŭ plibonigi la postenon aŭ indos kiel ĝuo en neekzistanta libera tempo? 3. Kio pri la universitato?2 Pluraj fakuloj konsentas priskribi la edukadan sistemon kiel fabrikon, kiu prenas diversecon kaj produktas homogenecon, sekvante la bankan modelon (Freire, 1970). Ekde la infaneco, kiam iu ajn ne kapablas aŭ ne volas adaptiĝi al la edukada sistemo, li aŭ ŝi estas forpelata. La ceteraj sukcesos. La 2
La enhavo de ĉi tiu sekcio troviĝas ĉefe en Manzano-Arrondo (2015, 2017a,b).
IPR 20/310
— paĝo 11 de la PDF —
sukcesuloj estas tiaj, kiuj lernis kiel adaptiĝi, nome kiel scii tion, kion la sistemo deziras, kaj doni ĝin. Alivorte kaj iom akre, nur la obeemaj lernantoj finfine eniros en la universitaton. Certe la edukada fabriko eraras tiel, ke homoj neobeemaj, eĉ revoluciemaj, povas travivi la sistemon. Sed tio maloftiĝas kurson post kurso. Nur parto el la travivintaro iĝos profesoroj. Ili atingis tian altnivelan kapablon obei, ke ili obeas antaŭ ol ricevi ordonon. Profesoroj kaj similaj universitatanoj havas potenchavan antenon por la tasko antaŭvidi tion, kio okazos monatojn aŭ jarojn poste pri nova koncepto, modo aŭ sukcesa vojo atingi projektojn aŭ publikigi sciencajn artikolojn. Kaj ili klopodas kiel eble plej rapide kaj sukcese adaptiĝi al tio. Malgraŭ la simpligo, tia vidpunkto helpas nin kompreni, kial disvastigi Esperanton estas pli malfacila tasko en la universitata medio ol ekstere. Universitatanoj ne nur estas normalaj homoj, kiuj ne havas tempon kaj malsanas pri la utileco, sed ili estas ankaŭ tiom adaptiĝemaj, ke Esperanto ne atingas videblon. 4. Klopodante solvi la aferon 1. La rekta vojo3 En tian medion eniras esperantistoj, kiuj klopodas montri la taŭgecon de Esperanto kiel universitatilo. Kion ni faras? Kutime ni realigas du taskojn: kursojn kaj diskursojn. 4.1. Pri kursoj Kelkaj paĝoj de la historio montras, ke plurfoje la alvokoj lerni Esperanton estis tiom sukcesaj, ke oni bezonis eĉ placojn por la alveno de centoj (eĉ miloj) da lernontoj. Sed tio ne okazas nun. Nuntempe Esperantaj kursoj suferas oftajn problemojn: aŭ la alvoko trafas neniun studenton aŭ la kvanto da ĉeestantoj sufiĉe malkreskas, tiom ke kelkfoje la kurso finiĝas ĉar neniu restas. Tia estas la informoj, kiuj trafas min de pluraj landoj. La novaĵoj, kiuj alvenas de Ĉinio aŭ Suda Koreio, ŝajnas iom malsamaj, klare pli sukcesaj, kvankam la malaltiĝo de la nombro ŝajnas kutima sperto. Do, la universitata sukceso de Esperanto malfacile realiĝos per Esperantaj kursoj. Temas pri bezonata tasko, sed klare ne sufiĉa. 3
Origina priskribo de la duopo rekta (aŭ centra) kaj nerekta (aŭ periferia) vojoj estas en la libro de Petty kaj Cacioppo (1987).
IPR 20/311
— paĝo 12 de la PDF —
4.2. Pri diskursoj Malfacile oni povas kontesti la bonan argumentaron lerni kaj uzi Esperanton. Sed bedaŭrinde pravi tute ne sufiĉas4. Kvankam kialoj gravas, la kutima konduto de homoj ne baziĝas sur kialoj sed emocioj. Eĉ dum mia sperto pri esplorado, kelkfoje mi trovis neatenditan reagon de la intervjuato, kiu konfesis pli-malpli laŭlitere „mi tiom suferis (mense, mone, energie, tempe) lernante la anglan, ke mi ne deziras la sukceson de Esperanto; tio signifus, ke mia sufero estis por nenio”. 5. Klopodante solvi la aferon 2. La nerekta vojo Anstataŭ teoriumi pri tio kio estas la nerekta vojo, permesu al mi klarigi pri ĝi per kvar ekzemploj de realaj spertoj, kiuj okazis en mia universitato. 1. Mi instruas pri kvalita metodologio per metodo, kies principo estas, ke studentoj lernu samtempe reale esplorante konkretan temon. Antaŭ du kursoj mi proponis la lingvan justecon kiel komunan temon. Esplorante pri tio, studentoj ankaŭ renkontis Esperanton. Do pluraj grupetoj ekokupiĝis esplori pri tiu stranga lingva projekto tiom fiaskinta. Rezulte, ili aranĝis blogon kaj studis pri pluraj flankoj el la lingvo: gramatiko, historio, interna ideo, muziko, personeco de la esperantisto, monda komunumo, luktado por la lingva justeco ktp. Ses el ili eĉ komencis lerni Esperanton. Mi kalkulas, ke pli-malpli 350 homoj estis tuŝitaj de la esploroj fare de studentoj. Mi ne reklamis pri Esperanto. La studentoj renkontis la lingvon kaj sentis alvokon. Mi nur zorgis facililgi tian renkontiĝon, por ke ĝi estu natura. 2. Antaŭ du jaroj mia universitato akceptis projekton, kies celo estas la videbligo de Afriko. Ĝi konsistis el kvin sesioj pri kvin landoj el Afriko, kies partoprenantoj parolis pri la landa lingva politiko. Adjévi Adjé (Togolando), Bernard Gnancadja (Benino), Byelongo Elisée (Sud-Afriko), Drissa Flayoro (Malio) kaj Joel Muhire (D.R. Kongo) partoprenis per ĉapitro kaj video. La materialoj elŝuteblas el http://institucionales.us.es/marco/indekso.htm. La afiŝo informis „Lingvo de la seminario: hispana. Lingvo kun Afriko: Esperanto per samtempa tradukado”. La videoj estis subtitolitaj hispane, kaj ni aranĝis dulingvan libron. Dum la sesioj la publiko renkontis Esperanton, sed neniu reklamis pri ĝi. Kiel estis antaŭvideble, kelkaj partoprenantoj el la publiko demandis pri tiu lingvo tiom flue parolata de la afrikanoj. Unu el la rezultoj: post la seminario tri profesoroj pri filologio kaj profesorino pri antropologio proponis realigi universitatan grupon pri lingva justeco kaj 4
Video pri ĉi tiu temo en https://youtu.be/FIs4WjDRsDs
IPR 20/312
— paĝo 13 de la PDF —
apogi Esperanton. La kolegoj pri germana, angla kaj hispana filologioj parolis pri Esperanto en siaj klasoj, kaj ekde tiam mi estas plurfoje vokita eniri en iliajn klasĉambrojn kaj prelegeti pri lingva subpremado, lingva justeco kaj Esperanto. Ĉi tiun jaron ses studentoj aranĝis kurson pri la lingvo. 3. En alia apogata projekto pri Afriko, la universitato petis min skribi alvokon por la celo allogi studentojn iĝi voluntuloj. En ĝi estis priskribo pri la projekto (jam 6 afrikaj landoj danke al Fafah el Madagaskaro), kie oni povas legi „La lingvo de la teamo, per kiu oni parolas kun Afriko, estas Esperanto. Oni pozitive valorigos, ke voluntulo regu tiun lingvon”. Kvar studentoj skribis pli-malpli pri la sama reago: „Mi deziregas partopreni en la projekto. Mi havas pasion kaj fakas pri la enhavo. Sed mi timas esti rifuzita, ĉar mi scipovas kelkajn lingvojn, sed ne Esperanton. Ĉu mi povas partopreni malgraŭ tia manko? Ĉu realigeblas lerni ĝin sufiĉe por la celo esti akceptita?” Ni jam spertis la unuan virtualan renkontiĝon, kaj mi interpretis. Ĉu voluntuloj lernos Esperanton? Mi ne scias. Ĉu ili havas pozitivan sintenon? Tute klare jes. 4. Kune kun la korea esperantistino JUNG Yuro [ĉon juro] kaj la Fondaĵo pri Esplorado de la Universitato de Seviljo, ni starigis la entreprenon Civiencia, kies socia celo estas la demokratiigo de la scienco. Civiencia estas entrepreno registrita en Hispanio, kie ĝi atingis la oficialan kvaliton de strategia entrepreno por la lando. Nia labora lingvo estas Esperanto. Kiam ni subskribas kontrakton kun alia organizaĵo, la reprezentanto vidas dulingvan dokumenton. La aktoj de la kunvenoj estas dulingvaj. Ni realigis malferman seminarion, kies titolo estas „Post la kronviruso: kian mondon ni volas” kaj kies celo estas helpi pensi. Ĝi situas en entreprena projekto, kies nomo estas Esperanta. Kiam la prelegantoj eniras kaj legas la klarigojn, ili malkovras la gravecon de la lingvo. Sed ni neniam prelegas pri la lingvo, nek klopodas konvinki iun ajn. La entrepreno ofertas ankaŭ praktikojn al studentoj de pluraj fakultatoj. En la alvoko oni povas legi „Civiencia havas Esperanton kiel laboran lingvon. Oni pozitive taksos vian scion pri la lingvo, scion kiu ne estas deviga”. Kutime studentoj legas, ke oni petas scipovon pri la angla. Estas la unua fojo, ke Esperanto aperas en mia universitato kiel pozitiva ero de la vivresumo de kandidatoj. La ofertoj aperos ekde septembro. En decembro ni havos informon, kiu permesos nin konkludi pri la sukceso aŭ fiasko de la klopodo. Konklude, en ĉiuj spertoj mallonge priskribitaj la rolo de Esperanto similas: estas lingvo ĉeestanta nature en projektoj kaj spertoj. La reago de la trovintoj estas surprizo. Sed la sinteno, kiun ili trovas en la respondeculoj de IPR 20/313
— paĝo 14 de la PDF —
la spertoj, estas tia, ke la uzo de Esperanto ŝajnas la plej natura decido el la mondo. Ili renkontis lingvon kaj ĝian valoron samtempe, sperte ligitajn. Poste realiĝas specifaj paroladoj pri Esperanto, kiuj devenas de la scivolemantoj. Ĉi tiu nerekta vojo ne malvalorigas la rektan. Ambaŭ bezonatas. Sed mia labora hipotezo estas, ke la nerekta havas pli da sukceso. 6. Principaro Iom pripensinte rilate al la nuntempa universitato, kies ege adaptiĝemaj membroj ne havas tempon, mi klopodis konkludi pri la malforto de la rekta vojo kaj la indo provi la nerektan. Rilate al tiuj spertoj, mi kuraĝas proponi kelkajn principojn. 1. Principo de la tempo, la spaco kaj la kulturo. La ŝajna sama sperto povas iri de sukceso al fiasko aŭ male, kiam ĝi okazas en malsamaj lokoj, tempoj aŭ kulturoj. Pluraj esperantistoj sentas, ke ili jam trovis la bonan manieron solvi problemon. Kelkaj el ili eĉ koleras, se alia klopodas provi novan vojon, ĉar ili taksas tian klopodon naiva. Se la riskuloj tro fidas je la spertulo, plejeble ili haltos, kaj Esperantujo perdos la oportunon eble atingi bonegajn rezultojn en tiu alia loko, tempo kaj kulturo. 2. Principo de la scienca sinteno. Ni estas ne nur instruistoj sed ankaŭ esploristoj, ĉar ambaŭ konsistigas la karakteron de nia posteno en la plejmulto el la universitatoj. Do kial ni forĵetu aŭ forviŝu la trajton esplori, kiam ni celas sukcesigi Esperanton en la universitato? Esplori la manieron klopodi havi sukceson implicas havi planon, kolekti datumojn (kiuj estu kaj kvalitaj kaj kvantaj), analizi kaj interpreti ilin, provi ŝanĝojn ktp. Male estas supozi, ke tiu ideo, kiu venis en la kapon, tiom potenchavas, ke ni ne bezonas esplori pri tio. 3. Principo de la demokratiigo. Pluraj boncerbumantaj esperantistoj pripensas, atingas bonan ideon, realigas ĝin per multe da peno, kaj faras alvokon en Esperantujo atendante pozitivajn reagojn. Plurfoje tia reago ne okazas. Se ni vere deziras partoprenon, ni alvoku homojn ne kiam jam ĉio estas decidita, sed ekde la unua momento, kiam la ideo ekiĝas. Tio ne nepre signifas sukceson, sed almenaŭ donas la oportunon riĉigi kaj adapti la projekton per aliaj boncerbumantuloj, kiuj eble ne pensas tute same. 4. Principo de la pasio5. La homoj moviĝas ĉefe pro emocioj. Tiuj novaj 5
Pli detale en Manzano-Arrondo (2017c)
IPR 20/314
— paĝo 15 de la PDF —
esperantistoj, kiuj ekmoviĝas, havas ideon kaj motivon, kiuj kapablas energii ilin. Plurfoje mi spertis belajn unuajn paŝojn de pasiaj aktivuloj, kiuj rapide estis malpasiigitaj pro la senutiligemo fare de spertulo, kiu alvenas kun nediskutenda sperto sur siaj manoj. Kutime novuloj estas vokataj aldoniĝi al antaŭa projekto. Kaj kutime tiu projekto ne vokas sian pasion. Rezulte ĝi restas agonianta kaj nenio nova aperas. Pli bone estus, ke oni bonvenigu la ideojn, kiuj alvenas per energio kaj pasio. Estas baterio por la movado. Pluraj fiaskos. Pluraj sukcesos. Pluraj donos rezultojn, kiujn la eksteranoj malfacile kapablos taksi. Tia estas la vivo. 5. Principo de la sciigo. Insulo de malgranda nombro da aktivuloj povas atingi bonajn celojn. Gravas, ke ili ĉiam sentu, ke ili regas sian projekton, kiu estas daŭre subtenata de ilia energio. Sen damaĝi tian liberecon, pli bone estas, ke insulo estu en kontakto kaj partoprenu en insularo. La bonaj decidoj baziĝas sur bonaj informoj. Sen komunikado nenio iĝas informo. Do bonvole ni ne nur sciigu al aliaj pri niaj agadoj, sed klopodu aktive partopreni en bona tutmonda reto pri agada komunikado. Potenchava insularo pli taŭgas ŝanĝi la mondon ol ununura kontinento. 6. Principo de la ricevanto. Mi riskas aserti, ke la plejmulto el la komunikadoj fare de la movado metas la energion en la mesaĝon. Kelkfoje la aktivuloj uzas sian propran manieron pensi kiel ekzemplon aŭ inspiron pri tio kiel ankaŭ la ceteraj homoj pensas. Ambaŭ kondutoj malfacile donas bonajn rezultojn. La sukceso de la komunikado ĉefe loĝas en la menso de la ricevontoj. Sukcesigi Esperanton en la universitato ĉefe estas tasko, kiu baziĝas sur la scio pri tio kiel funkcias la universitata institucio kaj la menso de ĝiaj loĝantoj, kerne tiuj kiuj gvidas la universitaton kiel politikistoj, aktivuloj aŭ intelektuloj. Kion ili celas? Kio kapablas movi ilin? Pri kio ili interesiĝas? Ĉu ili estas sklavoj aŭ dependas de kio? Kien ili direktas siajn okulojn? Pri kio ili fortas aŭ malfortas? Kion ili ŝatas? Kion ili timas? Referencoj Paulo FREIRE (1970). Pedagogía del Oprimido. Montevideo: Tierra Nueva. Vicente MANZANO-ARRONDO (2015). Academia, evaluación y poder. RASE. Revista de la Asociación de Sociología de la Educación, 8(2), 197-222. [Universitato, taksado kaj povo] Vicente MANZANO-ARRONDO (2017a). Lingva subpremata diskurso kaj nuntempa universitato. Language Communication Information. Język, Komunikacja, Informacja, 12, 121-135. Vicente MANZANO-ARRONDO (2017b). Hacia un cambio paradigmático para la evaluación de la actividad científica en la Educación Superior. Revista de la
IPR 20/315
— paĝo 16 de la PDF —
Educación Superior, 46, 1-35. DOI: https://doi.org/10.1016/j.resu.2017.08.003 [Celante paradigman ŝanĝiĝon por la taksado de la scienca agado en la Supera Edukado] Vicente MANZANO-ARRONDO (2017c) Emociaj kialoj por uzi Esperanton. Tra la mondo, 3, p. 64 María NOVO (2010). Despacio, despacio. 20 razones para ir más lentos por la vida. Barcelona: Obelisco Ediciones. [Malrapide, malrapide. 20 kialoj por pli malrapide paŝi en la vivo] Nuccio ORDINE (2013). La utilidad de lo inútil, Barcelona: Acantilado. [La utileco de la malutilo] Richard E. PETTY & Jojn T. CACIOPPO (1986). The elaboration likelihood model of persuasion. Advances in Experimental social Psychology, 19, 123-205. [La pripersvada modelo de la ellaborada probableco] Jorge RIECHMANN (2003). Tiempo para la vida. La crisis ecológica en su dimensión temporal. Málaga: Ediciones del Genal. [Tempo por la vivo. La ekologia krizo rilate al la tempa dimensio]
Instruspertoj (Notoj okaze de vidbabilejo libera) Dividi la sciojn kun kolegoj: Ni esploru pri tandem-metodo. Dum la lernata lingvo similas al la denaska, oni sentas ĝin facila. Akuzativo en la germana ne similas al akuzativo en E-o. Knabino sukcesis en ekzerco, la patrino intervenis: „Vidu! Akuzativo en Esperanto estas kiel akuzativo en la germana!” Konsekvence la knabino metis akuzativon post la prepozicio kontraŭ (gegen, en la germana, ĉiam kun akuzativo), post la prepozicio por (für en la germana, ĉiam kun akuzativo) kaj aliaj. Por eviti tion, oni devas ege atenti uzante la gramatikajn fakvortojn kaj esprimojn, ĉar ili ofte malsamas de lingvo al lingvo. Ĉiu studento antaŭeniras en la lernata lingvo laŭ siaj karakterizaĵoj (volo, lernemo, mensa mapo, ….) Krozado sur diversaj lingvoj ebligas varmiĝon de la encerbaj tuboj kaj eroj antaŭ la serioza laboro por ellerni lingvon. Por tiu ĉi celo, multaj dokumentoj troviĝas en Esperanto, la franca kaj la angla en www.ilei.info -> Agado -> Projektoj.
IPR 20/316
— paĝo 17 de la PDF —
Paroligi la studentojn per rolludoj povas esti riska strategio, oni devas atenti pri silentemaj homoj, timidaj studentoj; la instruisto devas havi psikologian senton. En registraĵoj kiel filmoj, kanzonoj, kantoj k.a., oni aldonu subtekstojn, tio multe helpos al spektantaj lernantoj. Instruado per frazaj strukturoj formulece, ekz-e: „La -o estas -a.”. aŭ „-a – o”. Rezulte, vi povas diri al lernanto: „Mankas -o por via –a!”. Kelkaj ekzemploj: La kongreso estas interesa. Bunta programo pli plaĉas. Mankas tempo en mia tago. Mankas inko en mia printilo. Mankas mono en mia monujo. Ktp.
Ideoj naskiĝas per diskutoj: oni ne povas esti genia sola Mirinde, kiel bone la interŝanĝo de paroloj kaj pripensoj, kune kun atenta aŭskultado al la paroloj de aliuloj, al esprimado de iliaj klarigoj pri la personaj ideoj, povas gvidi nin al fajrero pri nova plano, nova eblo, nova agado. Diversaj fakuloj kaj altnivelaj pedagogoj jam insiste klarigas en diversaj prelegoj kaj artikoloj, ke nepras konduki niajn komencantojn plej frue al internaciaj renkontiĝoj. Tiel la komencantoj konstatas la efektivan uzon de nia lingvo, provante unue aŭskulti kaj poste ekdiskuti kun alilandanoj, kaj tiam ili travivas frustriĝon pro malaltaj lingvokapabloj; tiu negativa sento finfine donas motivon al ili por pli arda kaj pli diligenta studado de la lingvo, cele al akiro de pli altaj kompetentecoj. Fali valen ekstarigas onin iri pinten. Post la virtuala kongresa febro de junio-julio-aŭgusto 2020 ni povas lanĉi tion facile. Ni kreu borson, kie aperu prelegantoj. Iu klubo, lernejo, Eo-centro povas tie trovi taŭgan personon, rilati kun li/ŝi kaj organizi, ke tiu persono prelegu je tiu tago kaj horo, virtuale kompreneble. Tiel ni havos semadon tra la tuta jaro de diversaj prelegoj pensigaj, instruaj. Ekzemple mia listo de prelegtitoloj troviĝas en mia blogo kaj tie niaj iranaj kolegoj elektis diversajn IPR 20/317
— paĝo 18 de la PDF —
titolojn kaj mi ĉiun semajnon prelegis por ili (kaj ne nur por ili) tra junio 2020. Sama sistemo povus naskiĝi kun instruistoj. Se iam en Koreio iu italo donas virtualan lecionon, tio estos evento por la koreaj gestudentoj. Se iam japana instruisto prelegas por germanoj, bonege, stimula impreso por germanaj studentoj. Do ek al kreado de tiuj du platformoj. La retejo eventaservo.com funkcias pri la eventoj. Eble ĝi povus evoluigi platformon PRELEGSERVO kaj alian INSTRUSERVO. Ĉu tiuj du platformoj aperos antaŭ la jarfino? Mi esperas. Mireille GROSJEAN
Valoro de kantado kadre de instruado Ĉu vi emas kanti? Ĉu viaj lernantoj emas kanti? Ĉu vi volas kantigi ilin? Mirejo enkondukas Faciliga valoro de moviĝo, spirado, bona oksigenado de la cerbo, por pli bona lernado. Unu el la ĉefaj valoroj de korusa kantado estas tio, ke ĉar oni ne komprenas kiu eraris, eĉ la plej timidaj homoj kuraĝiĝas ekkanti kune. Perla Mielo aldonas: Oni ripetadas strukturojn, oni malkovras vortojn. Pal Gajdos klarigas: En la kantoj aperas valoroj, virtoj, tio havas edukan efikon. IPR 20/318
— paĝo 19 de la PDF —
Mirejo kompletigas: ekzistas ankaŭ friponaj kantoj… Pal Gajdos: li mencias la abundon de kantoj en la angla. Tio koncernas lian landon Hungario. Mirejo komentas, ke tio supozeble validas en Eŭropo, sed la usoneca muziko ne tiom abundas en Sud-Ameriko kaj en Afriko. Kie ŝi restadas en Afriko, en Benino, aperas harmonio inter la loko kaj la muziko aŭdata. Mirejo: ŝi substrekas, ke la ligo inter la popolo kaj la folkloro malsimilas de kulturo al kulturo. Pal Gajdos: li listigas la specojn de kantoj: folkloraj, en la loka lingvo, tradukitaj al E-o. Originalaj verkoj en E-o. Iaj kanzonoj pli-malpli tutmonde konataj tradukitaj al E-o Komento de Katalin Kovats: Saluton, Perla parolis pri la Pirata metodo. Jen la koncerna teksto el la nova Manlibro: 3.3.8 Pirata metodo La metodo naskiĝis en Hungario en la 1980-aj jaroj. Ĝin ellaboris malgranda teamo de esperantistoj, kun la gvida rolo de Jozefo Horváth. La metodo havis du gravajn elementojn. Komence oni instruis la gramatikajn regulojn kaj en la dua etapo la kurso transformiĝis je rektmetoda kurso, kun multaj elementoj de la Cseh-metodo kaj kelkaj trajtoj de la sugestopedia aliro. La kursoj, gviditaj laŭ la Pirata metodo, estis tre intensaj, ili daŭris plenan semajnon. Por la kursosemajno la lernantoj estis komplete izolitaj de la ekstera mondo kaj estis influataj ĉiusense kaj ĉiusence de rektaj kaj nerektaj lingvaj informoj. La fontoj estis muraj afiŝoj, eltranĉaĵoj el gazetoj, tabeloj, recitaĵoj, spritaĵoj de la eltrovintoj, etikedoj sur mebloj, humuraj desegnaĵoj kun komentoj kaj vortklarigoj. Rekoneblas multaj elementoj de la sugestopedia metodo. La ekstreme intensa kurso postulis senliman disciplinitecon kaj alportis nekredeblajn rezultojn. Por ne forgesi la rapide lernitajn erojn, la sekvintoj de la kurso membriĝis en la tielnomata Fiŝklubo, kie ili plu praktikadis la lingvon kaj formis fortan ligon inter si. Tiel solviĝis la enmovadigo. Eĉ post 40 jaroj post la unuaj kursoj la esperantistoj identigas sin en Hungario laŭ tio, ĉu ili estis fiŝoj aŭ ne. Komento de Zsófia Kóródy: En nia ĉiusemajna klubo ni ofte kantas, ĉar tio fortigas la komunumon. La klubanoj estas plenkreskuloj, sed ili volonte kaj kantas, kaj ludas, mi antaŭe klarigas pri teksto, ludreguloj ktp. Ni elektas kantojn kun konataj melodioj, tiel ili ne devas samtempe lerni kaj tekston kaj melodion. Estas bone elekti tekston, kanton, kiu rilatas ekz. al sezono, aŭ
IPR 20/319
— paĝo 20 de la PDF —
festoj, do elekti ilin laŭ iu temo, pri kiu oni povas ankaŭ diskuti, kaj lerni novajn vortojn. Aliaj komentoj: Kantado kun akompana muziko pli agrablas. Por ekkanti, oni devas unue aŭdi la kanton kune kun la muziko por povi imiti la kantadon kaj nepre antaŭe konatiĝi kun la teksto, la signifo de ĉiuj novaj vortoj, la ĝenerala mesaĝo de la kanto… poste oni ekkantu kune kun la muziko kaj la kantisto. Mi ne bedaŭras la tempon de kantoj en mia klubo kiam mi komencis lerni Esperanton. Certe tio allogas min por daŭrigi lernadon. En Francio ni bonŝance povas ĥore kanti en Esperanto kaj en tre agrabla etoso, dank’ al Zdravka nia sperta estrino! Koran dankon pro belegaj folkloraj kantoj! Sendube estas ege bona rimedo kaj pro etoso kaj pro vortoj, kiujn oni lernas. Nur malfacilas, se instruisto, same kiel mi, ne kapablas kanti.
Kantoj kaj Kajto en la instruado – konkrete en nia lernejo de Monika MOLNAR (Hungario/Svislando) Eble multaj el inter vi jam aŭdis pri nia lernejo „La Granda Ursino” (Ecole de La Grande Ourse), tamen por tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin, povus esti utile scii, ke temas pri eta lernejo en la nord-okcidenta parto de Svislando, kie ĉiuj gelernantoj lernas Esperanton, kiel la unuan fremdan lingvon. Krom tiu ĉi unika eblo, mi havas ankaŭ tiun ŝancon, ke mi estas komplete libera pri la uzata metodo. Jen kial mi povis decidi antaŭ 2 jaroj instrui Esperanton al miaj progresantoj pere de kantoj. Por tiu ĉi projekto mi elektis la kantojn de la bone konata kaj vaste amata duopo, Kajto. Evidente mi havis miajn kriteriojn antaŭ la decido elekti ilin, kaj tiujn baldaŭ mi malkovros al vi. La muziko en la lingvoinstruado por mi estas tre grava. Jam infanaĝe mi multe cerbumis pri tio, kial ni ne lernas plurajn aferojn kantante, ja kantataj konoj certege pli facile enkapiĝus kaj restus en la memoro pli longe. Por mi unu pruvo pri mia konvinkiĝo estis la televidaj reklam-filmetoj, kiujn post 23-foja aŭdo mi jam parkerigis, kaj multajn el ili eĉ nun mi povus laŭvorte citi. Do kial ne uzi tiun atuton en la lingvolernado? Ĝi estus samtempe kaj amuza, kaj efika maniero anstataŭ la kutimaj aliroj. IPR 20/320
— paĝo 21 de la PDF —
Kantado kaj lingva komunikado estas ankaŭ terenoj, kiuj povas tre harmonie kompletigi, plifortigi unu la alian, se ni atentas pri ilia ĝusta akordigo por atingi la deziratan pozitivan efikon. Tamen, la pozitivaj trajtoj de la kantoj bone ekspluateblas nur se disponeblas persona konvinkiĝo kaj favora sinteno de la instruisto al tiu ĉi temo kaj ankaŭ al sia grupo, ja la muziko ĉiam tuŝas sentojn, kaj bona kurento povas cirkuli nur inter homoj, kiuj respektas kaj aprezas unu la alian. Atento kaj respekto al la homaj sentoj ĉiam estas tre gravaj kriterioj en la kanto-elektado. La muziko povas ekigi harmonion, kreas ne nur bonan, agrablan etoson, sed helpas ankaŭ riĉigi la vorttrezoron, favore influas la memorkapablon, la memfidon, la disponeblon, la engrupajn solidarecon kaj respondecon, la koncentriĝon, la sensomotoran kunordigon. Ĝi tre efike helpas la evoluigon de la interna aŭdo/aŭskulto, de la memoro, de la esprim-kapablo, de la inventemo kaj pere de ĝi oni povas enkonduki ekzemple interkulturajn aŭ alispecajn temojn. Kiel jam menciite, malgraŭ la multaj pozitivaj trajtoj de la muziko, de la kantoj, dum la kantoelektado oni devas atenti kelkajn kriteriojn por povi plene profiti el tiuj trajtoj. Do, mi menciu kelkajn el tiuj observendaj kriterioj. Tre gravas ekzemple la vorttrezoro de la elektita kanto, ĝi devas pli-malpli kongrui kun la nivelo de la lernantoj. La muzika stilo estu kiel eble plej „neŭtrala”, ĝi ne sekvu iun ekstreman tendencon, krom se vi certegas ke la elektita ekstrema stilo konvenas al ĉiuj viaj kursanoj. Tio sufiĉe malprobablas, sed ne maleblas. Atentu ankaŭ pri la tema aktualeco, kiu povas esti teksta (ekzemple pri iu aktualaĵo, sezono ktp) aŭ gramatika (entenas sufiĉe abunde da ĵus lernitaj elementoj). Atenton bezonas la neologismoj, kiujn oni prefere bone klarigu kune kun iliaj ne-neologismaj formoj. Tre gravas la klara prononcado de la kantistoj, kompreneblo. Tiu ĉi kriterio estis unu el la por mi plej gravaj kriterioj por elekti la kantojn de Kajto, ja la belaj, bone kompreneblaj voĉoj de Ankie kaj Nanne absolute taŭgas por tio. Atenton meritas ankaŭ la diversnaciaj akĉentoj, la proporcio inter muziko kaj kantado, la konvena etoso, la aĝo de la gelernantoj, la kvalito de la sonmaterialo kaj ne laste ege gravas la instruista sinteno al la muziko kaj kanto, ĉar se la instruisto mem ne ŝatas la proponitajn kantojn, ili povas esti brilegaj, la instruado tamen ne estos fruktodona. Koncerne la aĝon de la gelernantoj, kantoinstruado ĝenerale tre bone funkcias en infana grupo. En grupo de junadoltoj kaj plenkreskuloj ĝi povas bone funkcii, se la partoprenantoj estas muzikamaj. Ne nepre muzikemaj, sed almenaŭ muzikamaj. La plej malfacila aĝ-grupo estas la adoleskantoj. Tie ege gravas la persona, pozitiva rilato inter la instruisto kaj la gelernantoj. IPR 20/321
— paĝo 22 de la PDF —
Malgraŭ la multnombraj kriterioj, oni povas kaj foje eĉ devas fari ankaŭ kompromisojn. Ekzemple oni ne nepre kondamnu taŭgegan kanton pro enŝoviĝinta erareto en la teksto. Oni povas eĉ uzi tion instrucele en la formo de iu erar-ĉasada ekzerco (atentu, ne baznivele!). Same akcepteblas kompromisoj koncerne diversajn akĉentojn, tamen atentante ke ili ne malhelpu la kompreneblon. La kantojn oni povas envicigi en tem-kategoriojn kaj poste laŭteme elekti el ili. Sen pretendo al kompleta listo, jen kelkaj tem-kategorioj: bonvenigaj kantoj, amuzaj kantoj, amkantoj, packantoj, lulkantoj, etoskantoj, rakont-kantoj, ludeblaj kantoj, porokazaj kantoj, esperantigitaj naciaj kantoj, interkulturaj kantoj, Esperanto-kulturaj kantoj, socikulturaj kantoj ktp. En nia nuna projekto, kiel jam menciite, ni uzas la kantojn de Kajto, sed niaj muzikaj aventuroj komenciĝis pli frue, antaŭ kelkaj jaroj, kiam kelkaj gelernantoj emis partopreni en kantokonkurso, kie estis kriterio, ke ili mem devas krei la prezentotan kanton. Estis bela aventuro, el kiu naskiĝis kvar tre belaj kantoj. Nia „Kajto-periodo” komenciĝis antaŭ du jaroj, kaj ĉar mi instruas (ankaŭ) al adoleskantoj (memoru, la aĝgrupo, kiu estas la plej malfacila por tiaj aktivadoj!), do tre gravis la komenco, la enkonduko de tiu instrumaniero. La posta sukceso aŭ malsukceso dependis de tio. Por la komenco mi elektis la kanton „Mi memoras” kaj rakontis pri ĝia historio, ĝia aŭtenteco, kion la adoleskantoj multe aprezis kaj la temo de paco-serĉado en milita tempo tuŝis vere profunde la gelernantojn. Ili tuj ekŝatis Nanne tra liaj historio, teksto kaj muziko. Jen, kiel komenciĝis la tuto kaj kiel ĝi tuj ekhavis sukceson en mia grupo per tiu ĉi pac-kanto. Poste, krom la prilaborado de la teksto, la gelernantoj plenumis diversajn taskojn ligitajn al tiu ĉi kanto. Unu el tiuj taskoj estis fari fotojn, kiuj povus ilustri la kanton aŭ parton de ĝi. La tasko havis grandan sukceson kaj donis belajn, pripensitajn fotojn. Alia kanto inter la unuaj estis amuza kanteto „La Tuboj”. Tie la teksto donas multe malpli da ebloj ol la ampleksa teksto de „Mi memoras”, do simple ni prilaboris ĝin alimaniere, ekzemple per ideo-asociadoj kaj ĉefe per kreado de muzik-filmeto, kiu havis enorman sukceson. Do, ĉi tie ne vere la kantoteksto pliriĉigis iliajn vortotrezorojn, sed la diversaj kreadoj ĉirkaŭ ĝi, dum kiuj ili parolis nur en Esperanto. Por pliriĉigi la vortotrezoron, aparte taŭgas rakont-kantoj, kiel ekzemple „Kara amato de mi” aŭ „Mi estas rozo”. Konklude, se la kondiĉoj estas favoraj al tiu ĉi instru-maniero kaj vi mem estas entuziasma kaj konvinkita pri ĝia efikeco, tiam ne hezitu, ekspluatu tiun IPR 20/322
— paĝo 23 de la PDF —
ĉi belegan scio-transdonon. Profitu de la pozitivaj efikoj de la kantoj kaj profitigu de ili ankaŭ la infanojn kaj la junulojn. Ne forgesu, ke ne nepre bezonatas, ke vi mem kapablu tre bone kanti, ja ekzistas nun jam multaj bonkvalitaj diskoj, kiuj estas je via dispono por tiu ĉi laboro, do ne nepras, ke vi estu kantema, sed jes ja gravas, ke vi mem estu kantama. La rezulto grandparte dependos de tio. Kuraĝu! Ek! Bonan sukceson!
Biografioj de niaj novaj Honoraj Membroj Germain PIRLOT El la Panteono de www.edukado.net Germain PIRLOT (naskita la 18-an de marto 1943 en Sart-Custinne (Ardenoj, Belgio). Mezgrada lernejo, sekcio latina matematiko, en Dinant (Athénée Royal Adolphe Sax ) kaj pedagogia altlernejo en Virton (1961-1963, Ecole Normale Moyenne). En 1963-64 instruis en Bertrix (la francan, historion) kaj en Gedinne (la latinan, francan). Ekde 1966 ĝis 1997 instruis, laŭ individua sistemo, la francan, historion kaj, dum deko da jaroj, la latinan, en la franca sekcio de la liceo ĉe la Marpreventorio en De Haan-aan-Zee (ĉe la belga marbordo) kie estis zorgataj junuloj ĉefe pro astmo kaj ekzemo. Ekde 1980: trejnisto ĉe „Budo Karate Oostende” (1-a dan). Eklernis Esperanton en 1970 per koresponda kurso. Ekde 1972 havis iajn kontaktojn kun belgaj E-medioj, sed plej ofte agado okazas ekster la landa E-strukturo, kelkfoje kun aktivuloj, kiuj pli-malpli kunlaboras laŭ siaj eblecoj. Agadoj en instruista medio en la jaroj 1970 Kiel membro de EAI (Eŭropa Asocio de la Instruistoj – Association Européenne Des Enseignants – AEDE) kaj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj dank’ al Patro Busse, EAI-anoj kaj lernejestro en Hannut, Belgio, Esperanto iĝis laborlingvo apud la franca, la germana kaj la nederlanda dum ĉiujara Eŭropa Semajno; tio okazis en Hannut kaj en IPR 20/323
— paĝo 24 de la PDF —
Freiburg (Germanio). Sed tio finfine fiaskis pro sektema konduto de kelkaj „samideanoj”, kiuj senĉese tedegis la aliajn partoprenantojn por esperantistigi ilin! Post preskaŭ atentema 2-jara kontakto kun estro de eŭropa centro en Bruselo, S-ro Goovaerts, instruisto pri fremdlingvoj, eblis aperigi Esperanto-version de la bulteno „Eŭropa Dokumentaro”; poste la eldonon transprenis „Eŭropa Klubo” en Paderborn. Laŭ peto de S-ro Kech, ataŝeo ĉe la belga franclingva Ministerio pri Edukado kaj eŭropa prezidanto de EAI, post rifuzo de la tiama ĝen. sekr. de ILEI estis starigita traduk-reto pere de Esperanto, kun kunlaboro de E-kolegoj el kelkaj landoj, i.a. el Germanio, Grekio kaj Italio. Pro peto de ILEI kunlabori kun EAI, estis oganizata 3-taga laborkunveno en Parizo kun 4 reprezentantoj de EAI kaj 4 de ILEI (James Fairbank, Francio; Grahame Leon-Smith, Britio; Claude Piron, Svislando; Germain Pirlot, Belgio). Malgraŭ kontentigaj rezultoj, la tiama ILEI-estraro aldonis nepran kondiĉon: ke Esperanto estu LA ununura laborlingvo por ĉiuj rilatoj inter la du organizoj. Konkludo: la tuto fiaskis! Gazetara rebat-inform-servo (1980-86) Post timema reago de E-responsuloj al sugesto plikonigi Esperanton en ĵurnaloj denove estis persona agado por informi gazetojn pri konkretaj atingoj de Esperanto. Pro pozitivaj reagoj kaj publikigitaj leteroj, kelkaj esperantistoj proponis sin por iel kunlabori kaj estis starigita gazetara informreto por la franclingva gazetaro de Belgio. Sekve informoj kaj leteroj pri Esperanto multiĝis. Rezultoj: – Rekta intervjuo ĉe radio: RTBF (franclingva radio, Bruselo); – Rekta intervjuo ĉe televido: RTL (franclingva televido, Luksemburgo); – Telefona alvoko de ĉefredaktisto por prizorgi 50-linian kaj monatan kronikon pri Esperanto en la ĵurnalo „La Dernière Heure” (eld. 120 000 ekz.). Tio okazis ekde januaro 1980 ĝis decembro 1987 [sume 96 kronikoj]. Afrika kunagado (1981-1988) Kunagado kun S-o Hans Bakker en lia rimarkinda agado en Afriko. Al legantoj de la afrikaj revuoj franclingvaj „Bingo” kaj „Jeune Afrique”, kiuj petis korespondantojn el aliaj kontinentoj estis sendita letero (ĉ. 20 IPR 20/324
— paĝo 25 de la PDF —
leteroj ĉiumonate), kiu atentigis pri la eblecoj de Esperanto por eksterlandaj, eksterkulturaj rilatoj, kaj kun propono sekvi senpage 10-lecionan korespondkurson. Al tiu letero estis aldonita paĝo de pozitivaj opinioj pri Esperanto de afrikaj ambasadoroj ĉe UN en Nov-Jorko. Sen forgesi aldonon de la unua leciono de la proponita kurso; la ekzercoj devis esti senditaj al s-ro Hans Bakker, kiu resendis ilin kun laŭnecesaj korektoj kaj kun la sekvanta leciono. Tio estis farata ekde decembro 1981 ĝis decembro 1988, kiam Hans petis ĉesigon, ĉar tio postulis pli kaj pli da tempo kaj, intertempe, kelkaj „lernantoj” komencis mem instrui Esperanton al samlandanoj kaj starigi Emovadon en sia lando. Inform-kampanjo ĉe la eŭropaj parlamentanoj (1995-2002) En marto 1995, post sugesto rifuzita de E-respondeculoj, estis lanĉita informkampanjo ĉe la eŭropaj parlamentanoj (EP-anoj) por klopodi atentigi ilin pri la eblecoj de Esperanto por plifaciligi rilatojn inter eŭropaj civitanoj. Neniam la celo estis proponi ke Esperanto estu (la) lingvo uzota en eŭropaj instancoj, kaj neniam la celo estis persvadi ilin, nur informi plej eble objektive pri la nunaj eblecoj de la lingvo. La leteroj estis senditaj individue al la privata adreso de la EP-ano, laŭ adresaro menciita en dokumento de la eŭropaj instancoj en Bruselo. Feliĉe aktivuloj el aliaj eŭropaj landoj [tiam la Eŭropa Unio enhavis 12 landojn] ekkunlaboris; iom post iom pozitive reagis EPanoj, kiuj konsentis eniri la liston, kiu estis sendita al ĉiuj EP-anoj post ĝisdatigo. La situacio en decembro 1998, antaŭ eŭropa balotado, estis jena: el 626 EPanoj 131 (aŭ 20,9%) el ĉiuj landoj kaj el ĉiuj politikaj grupoj, opiniis ke Esperanto povus iel helpi por plifaciligi kaj plirapidigi la dialogon en Eŭropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiuj, apud la aliaj lingvoj. La agado devis esti relanĉita post la balotado. La lasta listo, en marto 2002 (antaŭ alia eŭropa balotado) enhavis 94 EP-anojn (15%). Kompilado de sciigoj pri E-kursoj en universitatoj kaj altlernejoj (1977-) Kompilado de sciigoj pri E-kursoj oficiale organizataj en universitatoj kaj altinstitucioj, kun pli-malpli regula ĝisdatigo. 1) Poŝta kompilado kun memeldono de la rezultoj en dec. 1977, jan. 1981, jan. 1982, dec. 1983, dec. 1984, jun. 1986, jun. 1988, jun. 1990, jun. 1992. 2) Reta kompilado en nov. 2002, febr. 2004, jan. 2006, jan. 2008, jan. 2010, jan. 2012, jan. 2012. IPR 20/325
— paĝo 26 de la PDF —
Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) Aniĝo en 1983 – ASci. Bac. sc. hum. – dv AdAIS SMdAIS AdAIS: adjunkto de AIS – SMdAIS: subtena membro. Partopreno en la 4-a SUS (San-Marineca Universitata Semajno), 29.08-07.09.1987) kaj ricevo de la titolo Baccalaureatus scientiarum humanarum honoris causa. Fondo de Premio Pirlot Tio estas premio ĉiujare aljuĝata al la plej bona scienca (ne esperantologia aŭ interlingvistika) publikaĵo en Esperanto. La decidon pri la aljuĝo faras la Senato de AIS San Marino, kiu akceptas proponojn ĝis fino de marto de la jaro post la eldonjaro. Detalojn pri la premio, premiitoj kaj pri la kondiĉoj vidu en la aldonita PDF-dosiero. Eldonoj – Rigardo al Neŭtrala Moresnet – Coup d’oeil sur Moresnet Neutre, 18161919, memeldono, Oostende, 1987, 30 p. – Rigardo al Neŭtrala Moresnet – Blick auf Neutral-Moresnet, 1816-1919, germana teksto prizorgita de Hildegard ZACHARIAS, memeldono, Oostende, 1990, 30 p. – Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, januaro 1981, 10 p. – Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, januaro 1982, 14 p. – Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, decembro 1983, 17 p. – Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, decembro 1984, 21 p. – Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1986, 23 p. – Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1988, 33 p. – Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1990, 24 p. – Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1992, 14 p. – Situation officielle de l’enseignement de l’espéranto dans le monde, memeldono, Oostende, janvier 1982, 14 p. – Situation officielle de l’enseignement de l’espéranto dans le monde, Documents sur l’Espéranto 11 F, Rotterdam 1982, 24 p., ISSN 0165-2621. IPR 20/326
— paĝo 27 de la PDF —
– La oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, EsperantoDokumentoj 20 E, Rotterdam 1985, 32 p., ISSN 0165-2524. – Officiële situatie van het Esperanto onderricht in de wereld, Sonorilo, Wilrijk, 1985, 36 p. – Rim. – Versioj aperis ankaŭ en la pola (1986), en la korea (1984), en la ĉina (1981, 1987, 1989). Traduko: – Kiel diskonigi vian asocion, tradukita de Germain Pirlot el la franca originalo „Comment faire connaitre votre association” (Crédit Mutuel, 1984), Universala Esperanto-Asocio (Konsilaroj por Aktivuloj), 1991, 24 p. Noto de Mireille Grosjean 2019-01-13 Germain Pirlot skribas al mi preskaŭ ĉiun tagon. Li proponas agadojn. Li lanĉas enketojn por nutri la revuon de la belga sekcio de la Asocio de Instruistoj. Sed ĉefe: li tradukas por mi ion ajn el EO al la franca aŭ inverse. Do, se bezonatas iu raporto por UNESKO, li faras tion por mi ene de 12 horoj. Tre tre valora helpo, subteno al mi.
Zlatko TIŠLJAR Mi ja finfine dum la 60-jara pedagogia agado por Esperanto praktike ĉiam agis kiel instruisto, sed mi de komenco komprenis, ke klasika uzo de lernolibroj ne konvenas por E. Jam en sepdekaj jaroj ni havis bonŝancon en Zagrebo, kie mi gvidis IKSon (Internacia Kultura Servo), ke ni povis organizi 15 E-kursojn samtempe el elementaj lernejoj (5a kaj 6a lernojaroj) de Esperanto. Ni havis nur unu lernolibron, tiun de Szerdahelyi. Strange ke en la unua lernojaro la infanoj montris bonan progreson kompare kun aliaj fremdlingvoj, en la dua jaro ili ne plu progresis kaj en la tri ili eĉ stagnis kompare kun aliaj fremdlingvoj. Se estus 2-3 instruistoj, ni povus pensi, ke ili ne estas bonaj, sed 15 instruistoj ne povis ĉiuj esti malbonaj. Tial mi eksuspektis, ke la kaŭzo de malbona sukceso estas la lernolibro: uzado de lernolibro, kiu simple kopias lernolibron de iu alia fremdlingvo. Tiu, kiun ni havis, estis kopio de lernolibro de la rusa. Esperanto estas multe pli simpla IPR 20/327
— paĝo 28 de la PDF —
tiel, ke oni ne bezonas 50 lecionojn kune kun multegaj vortoj. Mi decidis proponi al mia profesoro, kie mi preparis diplomlaboraĵon, esplori frekvencstudon de la plej necesaj (oftaj) morfemoj. Tion oni ne povas nombri en naciaj lingvoj, sed en E eblas dispartigi ĉiujn vortojn je morfemoj kaj nombri la plej oftajn. Do, tio estis mia diplomlaboro, kaj cetere por parolata Esperanto. Mi surbendigis en infankongreseto en Lucerno (en 1979) la parolojn de infanoj, poste transskribis tion al komputila formo tiel ke mi metis minusojn inter la morfemoj de vortoj kaj fine komputilo nombris tiujn morfemojn. Kaj aperis surprizaj rezultoj: nur 480 morfemoj kovris 95% DE ĈIUJ NECESAJ morfemoj. Baze de tio nia teamo en IMS (Zagrebo), t.e. mi, Spomenka Štimec, Roger Imbert kaj kun ioma literatura helpo de Tibor Sekelj, kreis 10-lecionan lernolibron laŭ la Zagreba Metodo – unue en la kroata kaj poste ĝi estis tradukita al multaj aliaj lingvoj (nun jam al pli ol 40 lingvoj). Kiam naskiĝis miaj filinoj Maja (1977) kaj Danka (1979), mi ekparolis kun ili denaske en E, kaj tiel mi lernis multon pri la maniero kiel infanoj lernas la denaskajn lingvojn. 25 jarojn pli poste Reymod Gerard kreis por mi programon, per kiu eblis en novaj komputiloj nombri morfemojn de skribitaj tekstoj en libroj, kaj tiamaj mezuradoj montris tre similajn rezultojn: malpli ol 500 plej oftaj morfemoj kovras 95% de la korpuso en Esperanto. Kaj eblis definitive konfirmi la tezon kaj elekti la plej oftajn morfemojn, per kiuj aŭtoroj de bazaj E-lernolibroj povas krei tiujn lernolibrojn kun 500 vortoj. Fine mi sukcesis konvinki mian filinon krei teamon, kiu ellaboris projekton; por financi ĝin per eŭropa mono por krei modernan retan materialon, kiu estos enkonduko al ĝenerala kono de fremdlingvoj kaj rapidigos lernadon de fremdlingvoj, se oni lernos unue tian antaŭ-objekton. Ĉar mi komprenis, ke simple ne estas matura tempo por komprenigi al lernejoj, unue lerni E-n, ni do havas Multlingvan Akcelilon.
Esperanto en maŝin-ŝipkonstrua lernejo en Rijeka Tiu ĉi rakonto gvidas nin al Rijeka, Kroatio, al Maŝin-ŝipkonstrua lernejo por industriaj kaj metiaj profesioj, fondita en 1948 por subteni la milite detruitan industrion de Rijeka. El ĝi eliris miloj da bonegaj maŝinistoj, ŝipkonstruistoj kaj ĉarpentistoj. La lernejo plurfoje translokiĝis kaj nun ĝi estas en la strato Jože Vlahović 10, proksime de la iamaj industriaj gigantoj de Rijeka Torpedo kaj 3. maj. IPR 20/328
— paĝo 29 de la PDF —
La lerneja biblioteko kun pli ol 8,5 mil libroj troviĝas en la dua etaĝo de la okcidenta alo de la granda lerneja konstruaĵo, unu el la unuaj postmilite celkonscie konstruitaj lernejoj en Rijeka. La lerneja bibliotekstino jam pli ol 35 jarojn flegas la tradicion de starigo de ekspozicioj kaj ili fariĝis ero de multaj lernejaj projektoj, interalie de la Tago de la Memoro pri la Viktimoj de Holokaŭsto, al kiu estas omaĝate la 27-an de januaro. Ĉi-jare tiu jam tradicia projekto estis realigita en du partoj: Memoroj pri Holokaŭsto kaj Esperantistoj en Holokaŭsto.
Ĉar L.L. Zamenhof, la patro de Esperanto, estis judo, en Holokaŭsto pereis ĉiuj liaj infanoj kaj multaj aliaj parencoj. Tial ĉi-jare la lerneja bibliotekistino d-rino pri scienco Karmen Delač-Petković okazigis ekspozicion honore al Zamenhof. Sur kvin grandaj tabuloj ŝi klarigis al la lernantoj, kio estas Esperanto, kiaj estas ĝiaj meritoj por la homaro, kiel kaj kial pereis la familio de Zamenhof. Estis prezentita la historio de la Esperanto-Movado kun akcentoj pri Rijeka. Sur la lasta tabulo ŝi prezentis, ke en Esperanto estas priskribeblaj la plej komplikaj tekstoj kaj prezentis enkondukon al Esperanto, taŭgan por mezlernejanoj. La titolo de la ekspozicio estis Esperanto ne estas nur lingvo, kontraŭstarigante la ideon pri IPR 20/329
— paĝo 30 de la PDF —
la lingvo kiel ponton inter la popoloj al la terura genocido, kiu dum la Dua mondmilito detruis Eŭropon. La ideo de la ekspozicio estis direkti la pensadon al bono kaj ĝia realiĝo en Rijeka, Kroatio kaj la mondo. Ĉar la projekto estis tre vaste konceptita, la preparoj komenciĝis en decembro 2019. Kolektante la materialojn, la aŭtorino kunlaboris kun multaj kroataj esperantistoj, kiuj montriĝis tre helpemaj. Ŝi vizitis EsperantoSocieton de Rijeka kaj Kroatan Esperanto-Ligon en Zagrebo. Ŝi dankemas al gesinjoroj Spomenka Štimec (Zagrebo), Davor Klobučar (Osijek), Goran Krapić (Rijeka) kaj Esperanto-Societo de Rijeka kun la prezidanto Boris Di Costanzo. Ili ĉiuj helpis ŝin per literaturo, konsiloj, tradukoj kaj per amikumado, dum kiuj ŝi multon novan lernis pri Esperanto. La esperantistoj de Rijeka invitis lernantojn, la bibliotekistino kondukis en la 10a de februaro 2020 la lernantojn de la dua D klaso, membrojn de la Biblioteka Sekcio al la ejoj de la klubo en Str. Blaž Polić. La lernantoj estis entuziasmaj pri la varma akcepto fare de kvar grandaĝaj esperantistoj. Ili rakontis pri la historio de Esperanto en Rijeka, pri la historio de la klubo, respondadis al multaj demandoj kaj donis motivon al ili lerni unu novan, interesan lingvon. La vizito finiĝis per viglaj interparoloj, al kiuj aldoniĝis kukoj. Por ligi la lernantojn de la Ŝipkonstrua lernejo kun aliaj junaj esperantistoj el Rijeka, drino Delač-Petković organizis la 25an de februaro 2020 viziton de lernantoj el la gimnazio Andrija Mohorovičić al la ekspozicio Esperanto ne estas nur lingvo. Alvenis la lernantoj-membroj de la Klubo de lingvoŝatantoj, filma kaj videa grupo, gvidataj de instruistoj Goran Krapić kaj Biljana Valentin-Ban. Aliĝis ankaŭ Boris Di Costanzo. La gimnazianoj vizitis la ekspozicion kaj la lernejan bibliotekon, filmis kaj prezentis sian filmon en la lerneja retejo. Sed kio pli gravis, estis amikumado kun samaĝuloj kaj esperantistoj, kaj kompreno ke Esperanto estas en la fundamento de nova, pli tolerema socio. IPR 20/330
— paĝo 31 de la PDF —
Oni planis, ke lernantoj de Maŝin-ŝipkonstrua lernejo starigu etan ekspozicion de siaj fotoj faritaj dum la daŭro de la projekto kaj komencu lerni Esperanton. Estis plano prezenti la ekspozicion Esperanto ne estas nur lingvo en Zagrebo. Sed la epidemio de kronviruso kaj la detrua tertremo prokrastis la planojn al aŭtuno. Tiam la ĉi-jara projekto la Tago de la Memoro pri la Viktimoj de Holokaŭsto fine estos kompletigita. Verkis: d-rino sc. Karmen DELAČ-PETKOVIĆ Esperantigis: Spomenka ŠTIMEC
Babiligilo Tiu vorto estus ia traduko el la franca lingvo „causeuse” por tia seĝo. Alia vorto estas „confident”, tio estas persono, al kiu vi en plena fido povus ĉion rakonti. Alia vorto estas „vis-àvis”, tio estas vidalvidseĝo. Mi povas imagi, ke en diversaj lingvoj ekzistas plej amuzaj vortoj. Ekzistas tiaj duoblaj foteloj aŭ tiaj benkoj. Sed plej simple oni kreu tion uzante du seĝojn. Se vi organizas babilrondon, se en lingvokurso vi donas ian taskon solvendan duope, nepre uzu tiun sidmanieron. Jen la avantaĝoj! Unue la distanco inter la du personoj estas tre agrabla kaj konvena. Ni en Svislando kutimas paroli en distanco de longeco de brako. Tion oni povas observi sur la foto. Due la du personoj rigardas unu la alian. Trie ĉiu persono sidas komforte, ĉar estas loko por kruroj, eĉ por longaj kruroj. Se vi observas la benkojn en iuj parkoj, vi tuj povas konstati, ke homoj ne nepre parolas unu kun la alia, ĉar la vizaĝoj rigardas paralele en la sama direkto. Tiel konversacio ne nepre ekas. Mireille GROSJEAN
Anoncoj En la retejo de ILEI ni aperigis la solvojn de tiuj ludoj / kvizoj / krucenigmoj, kiuj aperis en la pli fruaj numeroj de IPR. Jen la alirvojo al la solvoj: https://www.ilei.info/novajxoj/SOLVOJde\_ludoj\_de\_4\_IPR.pdf IPR 20/331
— paĝo 32 de la PDF —
*** La nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, PIV 2020, estas finfine presita kaj estos baldaŭ mendebla (eble post kelkaj semajnoj). Sed la interreta versio de PIV 2020 estas jam nun publike alirebla, ekde hodiaŭ. PIV 2020 loĝas nun provizore ĉe la adreso bertilow.com/vortaro.net/. Sed iam poste ĝi estos ĉe vortaro.net, kie nun troviĝas PIV 2005. La nova serĉilo de PIV 2020 estas plene reprogramita kaj proponas multe pli da ebloj ol la malnova ĉe vortaro.net. Ĉiuj novaj funkcioj estas detale prezentitaj en la sekcio „Klarigoj”. Fonto: https://bertilow.com/bertiloblogo/?p=340 *** Instruistoj de bazlernejanoj estas kore invitataj esplori novan ilon por tutmonda komunikado per Esperanto. Ni invitas ankaŭ helpantojn, ĉar iam instruistoj mem ne povas fari ĉion. Teame ni povas fari pli: https://www.facebook.com/groups/332584984792793/ Penny VOS, kaj 25 novaj membroj de Empatico per Esperanto
El la landoj kaj sekcioj Argentino Forpasis en Argentino, TERESITA INES ALANIS (1946-2020) esperantistino konata enlande kaj ĉe UEA-ILEI. Kiel koncertistino, ŝi multfoje partoprenis en Universalaj Kongresoj kaj multon laboris en naciaj asocioj por la disvastigo kaj instruado de Esperanto. Ŝi restos memorinda samideanino por la kolegoj kaj gelernantoj ĉe Argentina E-Ligo (AEL), kaj Bonaera E-Asocio (BEA). Pacon al ŝi kaj niaj kondolencoj al la karega edzo esperantista GUSTAVO TOMAS kaj parencoj.
IPR 20/332
— paĝo 33 de la PDF —
Ĉinio Finiĝis reta E-kurso por publiko en Ĉinio La reta Eo-kurso por la ĉina publiko komenciĝis la 17-an de marto kaj finiĝis la 11-an de aŭgusto, en la daŭro de kvin monatoj, dank’ al la persisteco de kaj la instruisto kaj la kursanoj. Pro la pandemio, ĉia eksterdoma amasiĝa aktivado ne estas permesita ekde februaro, do multaj homoj devige restis hejme kaj provis ion lerni. S-ino Wang el Pekino ofte organizas prezentadon de modelinoj kaj havas grandan amik-rondon; tiuj homoj estas emeritaj kaj aĝas pli ol 50 jarojn. Ŝi mem lernis nian lingvon en la 1980-aj jaroj kaj revenis al Esperantujo antaŭ unu jaro. Informite, ke profesorino Gong Xiaofeng (Arko) instruas Esperanton, ŝi telefone petis ŝin instrui Esperanton al ŝiaj geamikoj en interreto.
Fakte, frekventis la kurson ne nur ŝiaj geamikoj, sed ankaŭ lernantoj el la tuta lando. Inter ili troviĝas kelkaj veteranaj esperantistoj, emeritaj universitataj profesoroj, komencintoj, eĉ junuloj kaj studentoj. La kurso daŭris 1,5 horojn ĉiumarde posttagmeze. Ĉiufoje, ĝenerale 12-60 partoprenantoj vizitis la kurson. Oni povas ree spekti ĉiujn klas-sesiojn, kiuj aperas en la programo kiel „spektaĵo” iam ajn poste en la platformo, kaj laŭ la statistikoj ili jam respektiĝis 1300 fojojn. (raportis Arko) IPR 20/333
— paĝo 34 de la PDF —
Germanio „Pionira” Esperanto-kurso en Frankfurto La kronvirusa krizo havis ankaŭ grandan influon al organizado de lingvokursoj, kaj do precipe ankaŭ al organizado de ĉeestaj Esperanto-kursoj por komencantoj. La popola altlernejo de Frankfurto ĉe Majno ekzemple planis okazigi la kurson „Enkonduko en Esperanton” la 16-an de majo. Jam relative frue aliĝis ses interesiĝantoj, sed meze de marto la registaro de Hesio decidis nuligi okazigadon de ĉiuj ĉeestaj kursoj pro la kronviruso. Fine de aprilo ankoraŭ ne klaris, ekde kiam ĉeestaj kursoj denove eblos; la popola altlernejo do havis la eblon aŭ nuligi ĉiujn planitajn kursojn, aŭ simple enretigi ilin. Oni fine decidis okazigi sian kurson rete, perhelpe de speciala softvara programo, evoluigita speciale por edukoceloj. Nun oni ankoraŭ bezonis iun „pioniron” – do kurson, kies kursestro kuraĝus proponi retkurson per tiu (komence ja iomete komplika, sed tamen efika) programo. Por kuraĝigi la kursestrojn la popola altlernejo okazigis plurajn pliklerigajn sesiojn por la interesiĝantaj kursestroj. Fine mi, do la kursestro de „Enkonduko en Esperanton”, ekkuraĝis kiel la unua kaj Esperanto fariĝis pioniro: kiel la unua, plene pagenda retkurso en la historio de la popola altlernejo de Frankfurto ĉe Majno ĝi okazis regule ekde la 16-a de majo, sed rete. Ĝia organizo estis iomete alia ol organizo de „analoga” kurso, interalie, ĉar la maleblo de persona interagado postulis la evoluigon de novaj alirmetodoj: la gramatikon mi klarigis perhelpe de prezentado, la partoprenantoj respondis al demandoj per virtualaj „kartoj” metendaj sur virtualan tablon, kaj por ĝeneralaj demandoj pri Esperanto kaj ĝia movado kaj kulturo mi uzis enketojn. Kiel observantino partoprenis ankaŭ la gvidantino de la lingva fakultato de la altlernejo, kiu tiamaniere ankaŭ iomete lernis Esperanton. La kurso fariĝis granda sukceso kaj ĝia organizado nun servas kiel modelo por aliaj retaj lingvokursoj, interalie pri la angla, hispana kaj franca lingvoj. Krome la kurso preparis kelkajn el la partoprenantoj por okazonta fine de novembro (ĉeesta) tutsemajna kurso „Bildungsurlaub Esperanto”: kurso kun ŝtata edukforpermeso, kies enhavo estos je 75% la lernado de Esperanto, kaj je 25% instruado pri la historio kaj kulturo de Esperanto. Ĝi estos la unua tia kurso en Hesio. Martin PTASINSKI
IPR 20/334
— paĝo 35 de la PDF —
Hungario Ŝanĝo en la lingvoekzamenaj postuloj en Hungario kaj iliaj sekvoj Dum la pandemio, en Hungario naskiĝis nova leĝo, kiu grave tuŝas la instruadon de Esperanto. Inter 1996 kaj 2020 ĉiu, kiu volis havi diplomon pri superaj studoj devis sukcesi en lingvoekzameno. La universitatoj mem rajtis difini kiujn lingvojn ili akceptas, kiagradan lingvoekzamenon ili postulas, ĉu necesas ekzameno pri unu lingvo aŭ eĉ pri du. Per tiu decido la ŝtato volis instigi la studentojn al lingvolernado. Ja en eŭropskalaj komparoj la lingvoscio de hungaroj estas mizera. Tamen montriĝis grava problemo. La hungara lingvo ne apartenas al la hindeŭropa lingvaro. Hungaroj ofte fieras pri tio, kiom malfacila estas nia lingvo por eksterlandanoj, sed la afero funkcias ankaŭ en la alia direkto. Por multaj hungaroj estas tre malfacile alproprigi fremdan lingvon. Rezulto? 20-22%-oj de la studentoj finis sian studadon, faris sian faklaboraĵon kaj ŝtatekzamenon, sed ne povis transpreni sian diplomon pro la manko de lingvoekzameno. La diplomo per fakvorto „algluiĝis” al la universitato, ĝi fariĝis netransdonebla. En tiu situacio helpis Esperanto. La studentoj rapide rimarkis, ke Esperanto estas pli facila, pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj kaj eblas fari lingvoekzamenon pri ĝi (ekde 1966). Komenciĝis flora epoko en Esperantoinstruado. Tamen nur 30%-oj de la kandidatoj sukcesis en la lingvoekzamenoj. La studentoj volis rapidan rezulton kaj ili dediĉis tro malmultan tempon por la lernado. La 2-3-monataj, ĉ. 100-horaj kursoj ne estis sufiĉe efikaj. En la decembra numero de la revuo Esperanto en 2010 Ivano Bujdosó aperigis statistikojn, laŭ kiuj inter la jaroj 2001 kaj 2009 trapasis sukcese lingvoekzamenon pri Esperanto ĉ. 25 000 personoj. En la lasta jardeko la nombro de kandidatoj pograde malmultiĝis, ja pluraj universitatoj forigis el la akcepteblaj lingvoj Esperanton. Tamen la nombro de sukcesaj ekzamenintoj inter 2011 kaj 2019 estis ĉ. 11 500 personoj. En la lasta jaro ni havis 1861 kandidatojn el kiuj sukcese trapasis la lingvoekzamenon 740 (statistikojn pri lingvoekzamenoj vi povas vidi ĉe https://nyak.oh.gov.hu/). Esperanto estis dum tiuj 24 jaroj la tria plej ofte lernata lingvo en Hungario. En 2019 anonciĝis por lingvoekzameno pri la angla 94 147, pri la germana IPR 20/335
— paĝo 36 de la PDF —
21 925, pri Esperanto 1.861, pri la lovara (lingvo de romaoj/ciganoj) 1 412, pri la franca 1 403, pri la hispana 1 254, pri la itala 987, pri la rusa (dum jardekoj la sole lernebla fremda lingvo) 548 personoj. En la ekzamena centro ELTE ONYC, kiu organizas ankaŭ la internaciajn KER-ekzamenojn, Esperanto estis aparte grava, ĉar pri aliaj lingvoj eblas fari lingvoekzamenon en amaso da lokoj, sed pri Esperanto nur ĉi tie. Sekve la nombro de niaj kandidatoj tre similis al tiu de la germana lingvo, foje eĉ superis ĝin. Dum la pandemio la organizado de lingvoekzamenoj fariĝis dum certa tempo malebla. La lingvoekzamenoj dum marto kaj aprilo ne okazis. La universitatoj estis fermitaj. La registaro decidis, ke ricevu sian diplomon sen lingvoekzameno ĉiu, kiu faris/faros sian ŝtatekzamenon ĝis la 31-a de aŭgusto. Tio signifas, ke la grandega amaso da netransprenitaj diplomoj fariĝis transpreneblaj. La decido tuŝas 75 000 homojn, kiuj kun sia diplomo finfine povos eklabori en sia fako aŭ ricevi pli altajn postenon kaj salajron. Se oni pensas pri la homoj, kiuj apud laboro kaj familio, universitata studado, dum la vesperaj horoj aŭ semajnfinoj penis lerni lingvon sen granda sukceso, kaj sen multa espero, tiam ni povas ĝoji. Esperanto ne povis helpi al ĉiu, sed tamen helpis en tiu 24-jara periodo al ĉirkaŭ 36.500 personoj. Granda malsukceso de la hungara Esperanta movado estas, ke el tiu amaso da homoj preskaŭ neniu poste ekuzis la lingvon aktive, ja ili lernis ĝin nur por la diplomo, kaj atinginte sian celon, rapide forgesis ĝin. La nuna decido de la ŝtato estas helpo por la studentoj, sed samtempe bato por la lingvoinstruistoj. Ja grava motivo por la lingvolernado malaperis. Por la junia lingvoekzameno pri Esperanto anoncis sin 220 personoj, el kiuj restis 35. Por septembro anoncis sin nur 39 personoj. Ĉiuj esperoj ne estas perditaj: la gimnazianoj povas akiri plusajn poentojn per lingvoekzameno dum la priakceptaj ekzamenoj. La gejunuloj, kiuj diplomiĝos post la 31-a de aŭgusto 2020, bezonos jam denove la lingvoekzamenon por sia diplomo. Tamen estas fakto, ke la lingvoscio de la nova generacio estas esence pli bona ol tiu de la mezaĝuloj, do la gejunuloj verŝajne povos trapasi sukcese ekzamenon pri la lingvoj lernataj en la mezlernejo kaj ne tiom bezonos Esperanton. En tiu nova situacio aparte gravas la internaciaj KER-ekzamenoj, por ke la estraro de ELTE ONYC vidu, ke restas ankoraŭ interesiĝo pri Esperanto. Palma CSISZÁR-SALOMON IPR 20/336
— paĝo 37 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Unika (Yuro Jung). Observanto de TEJO ĉe ILEI: Karina Oliveira. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Martine Demouy, Max Demouy, Jesper Jakobsen, Josiane Moirand kaj aliaj
IPR 20/337
— paĝo 38 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 32 € kaj por B-landanoj 18 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): Olena Poshivana, amatalena@ukr.net. La revuo estas rete aŭskultebla por vidhandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aŭgusto 2020, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2020.
IPR 20/338
— paĝo 39 de la PDF —
Malferma parolo de Mireille Grosjean dum VEKI
Elena Nadikova prezentas la rusan lingvon dum VEKI
IPR 20/339
IPR 2020/4
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 50 – trimonata
20/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Ivan Eidt Colling Renato Corsetti Nina Danylyuk Federico Gobbo Mireille Grosjean Byelongo Elisée Isheloke Stefano Keller Katalin Kováts Stefan MacGill Alessandra Madella Vicente Manzano-Arrondo Sébastien Moret Martin Ptasiński A. Giridhar Rao Spomenka Štimec
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Sébastien MORET: Kelkaj pripensoj pri la venko de Esperanto …………………………. 4 Mireille GROSJEAN: Planeda pripenso …………………………………………………………. 17 A. Giridhar RAO: Plurlingva edukado en Barato: taskoj kaj defioj ………………….. 23 Mireille GROSJEAN: Ĉu dezirinda kvara povo?……………………………………………… 27 A. MADELLA: Savu la planedon kun la nova Esp-a stelulo: kungfua kunikleto ….. 30 Problemo kun la Multlingva Akcelilo (MLA)[…] (Mireille GROSJEAN) ……………. 34 ILEI-ESF-UEA-Laborgrupo pri Esperanto kaj Universitato (R. CORSETTI k.a.) … 36 Nina DANYLYUK: Interlingvistiko kaj esperantologio en la universitata Esperantocentro en Ukrainio …………………………………………………………………………………….. 40 Federico GOBBO: Ses difinoj serĉantaj fakon: interlingvistiko en la nova jarmilo 48 Anoncoj …………………………………………………………………………………………………… 48 Omaĝe al Zlatko Tišljar – Pajo (1945-2020) (Spomenka ŠTIMEC) …………………… 51 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 53
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, 9-11, Asahicyou 3, Kawagoe, Saitama JP-3501126, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, kongresaj aferoj, TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Universitata agado, Eŭropa komisiono de UEA, AEDE.
IPR 20/42
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, De la 15-a ĝis la 30-a de oktobro 2020 okazis en la Komitato de ILEI voĉdono pri kvar variantoj por plibonigi la financan situacion de la Ligo. Tiu voĉdono venis post trisemajna debatfazo, kie aperis novaj sugestoj kaj farmanieroj. Mi dankas ĉiujn, kiuj partoprenis. Kutime, se la voĉdono proponas aprobon de raporto, ĉio iras glate kaj aperas unuanimeco aŭ situacio ne for de unuanimeco. En la nuna kazo okazis io tute alia. De la komenco ni povis observi, ke la varianto 1, nuna stato sen modifoj, do kun deficito, interesas neniun; ĝi ne ricevis eĉ unu voĉon. La varianto 3 proponis altigon de kotizoj, ne etan altigon de kotizoj; ĝi ne ricevis eĉ unu voĉon. Do la konkurado okazis inter la varianto 2 ioma altigo de kotizoj, kaj la varianto 4 laŭ propono de membroj: malkresko de la servoj al la membroj, tio estas aperigo de nur du paperaj numeroj de IPR en la jaro, la kvar numeroj aperu rete. Plie en tiu varianto venu diversaj komunikoj per diversaj retaj rimedoj. La lukto daŭris ĝis la lasta vespero, la lasta horo… Kaj la fina rezulto estas: 18 voĉoj por la varianto 2 kaj 18 voĉoj por la varianto 4. Do egaleco. Post noktomezo, do post la fino de la voĉdonperiodo, alvenis al mia poŝtkesto reta du voĉoj pliaj, malfruaj: unu por la varianto 2 kaj unu por la varianto 4!
1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la eksteraj kovrilpaĝoj: Edinburgo, nia kongresa urbo en 2021. Nia kongreso estos hibrida, do ĉiumaniere vi povos partopreni!
IPR 20/43
— paĝo 4 de la PDF —
Mi notas la landokodon, la nomon de la komitatano kaj lia/ŝia voĉo. Mi havas la kutimon skani aŭ foti la dokumenton kaj konservi ĝin en mia komputilo kun la dokumentoj pri tiu voĉdono, nun numero 05 de 2020. Laŭ la kutimo en Svislando, mia lando, en kazo de egaleco, decidas la prezidanto. Mi iras al tiu farmaniero, ĉar mi trovis nenion en nia statuto kaj regularoj. Plie mi apogas min sur la voĉoj de la estraranoj: kvin el ili voĉdonis, du voĉdonis por la varianto 4 kaj tri voĉdonis por la varianto 2, do la varianto 2 konkretiĝos. Do jen la validaj kotizoj por la jaro 2021 (en EUR): A-landoj kun papera IPR
A-landoj kun reta IPR
B-landoj kun papera IPR
B-landoj kun reta IPR
A-landoj Supera membro
B-landoj supera membro
25
12,50
12,50
6,25
40
22,50
Superaj membroj ricevas nian organon IPR kaj nian revuon Juna Amiko papere. Ni abonu kaj diskonigu nian revuon Juna Amiko! Surpapera varianto de la revuo JA kostas A-lande €18; B-lande €13. Reta varianto de JA kostas A-lande 11 EUR, B-lande 7 EUR. La sugestoj, kiuj aperis dum la debato, estas bonaj kaj trafaj. Ni certe konsideros ilin estontece. Tamen, se ni ekrilatas rete kun niaj membroj tra la jaro, ni ne povas trafi kelkajn, kiuj ne uzas la reton. Tio estas realo, ni komputilemuloj ne rajtas forgesi ilin. Pro tio mi petas la sekciestrojn prepari por jarfino membroliston kun siaj membroj kaj la retadresoj de ili. Tiel ni povos havi klaran bildon de tiu aspekto. Tiuj tabeloj iru al ILEI-Oficejo ilei.oficejo@googlemail.com Mireille GROSJEAN Prez de ILEI
Kelkaj pripensoj pri la venko de Esperanto de Sébastien MORET, Universitato de Laŭzano, Svislando Kial venkis Esperanto? Kial Esperanto sukcesis akceptigi sin? Ĉi tio estas ne nur la temo, sed ankaŭ la titolo de almenaŭ tri studoj, tri tekstoj, publikigitaj, la unuaj, komence de la jaroj 1930-aj, kaj, la plej freŝdata, en 1979. IPR 20/44
— paĝo 5 de la PDF —
Laŭ mia scio, la unua studo pri la temo estas rusa teksto, publikigita en Moskvo en 1930, kun la titolo Počemu pobedil jazyk Èsperanto? [Kial la lingvo Esperanto venkis?] (Žirkov 1930). Ĝia aǔtoro estis la sovetia lingvisto Lev Ĵirkov (1885-1963), kiu estas konata ĉefe kiel specialisto de la lingvoj kaŭkazaj kaj iranaj. Paranteze, lia intereso pri Esperanto estas tre malbone konata. Unu jaron poste, en 1931, la studo de Ĵirkov estis tradukita en Esperanton kaj publikigita en Leipzig (Germanio) fare de la eldonejo Ekrelo, kiu estis tre aktiva en la jaroj 1920-1930, kaj dank’ al kiu estis publikigitaj pluraj gravaj tekstoj en Esperanto. La teksto de Ĵirkov bone respegulas la etoson de lia epoko, kelkfoje kun kontraŭ-burĝa retoriko, tute tipa por la sovetia tempo, sed kiu ne malpliigas la intereson pri la pensoj de Ĵirkov. Jen, ekzemple, kion li diris pri la volapukistoj, la adeptoj de la lingvo Volapük (1879-1880), kreita de Johann Martin Schleyer (1831-1912): „Kiuj estis volapükistoj laǔ ilia socia deveno? […] Videble, la ĉefa bazo konsistis el riĉuloj, entuziasmiĝintaj pri „la ideo”, sed ne zorgantaj pri iu praktika bezono” (Ĵirkov 1931: 12). Kelkajn jarojn poste, alia artikolo kun la sama titolo aperis en la dua volumo de la Enciklopedio de Esperanto (Enciklopedio 1933-1935, vol. II: 286-288). Tiu ĉi enciklopedio publikigita inter 1933 kaj 1935 en Budapeŝto, fare de la eldonisto de la revuo Literatura Mondo, estis realigita sekve de la iniciato de la rusa esperantisto Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjaev (1877-1933) kaj estis la tria klopodo post 1913 kaj 1917 kunigi la maksimumon da informoj eblaj rilate al la esperantista movado (pri la historio de la Esperantaj enciklopedioj, vidu Kuznecov 1993). Oni trovas do tie publikaĵeron vortumitan „Kial venkis Esperanto?”, en kiu estas kunigitaj tri mallongaj tekstoj de tri diversaj aŭtoroj, kiuj ĉiuj provas klarigi la sukceson de Esperanto. Krom eta paragrafo kun resumo de la ideoj de Lev Ĵirkov esprimitaj en lia menciita studo, ĉi tiun publikaĵeron konsistigas teksto de Ernest Drezen (1892-1937), la unua kaj la sola prezidanto de la sovetiaj esperantistoj, teoriisto de Esperanto kaj aŭtoro, komence de la 1930-aj jaroj, de la fama Historio de la Mondolingvo (Drezen 1991), kaj de teksto de Lajos Tárkony (alinome: Ludoviko Totsche, 1902-1978), hungara esperantisto, kiu tradukis en Esperanton plurajn hungarajn aŭtorojn kaj kiu koniĝis pro siaj fajnaj kritikoj de la originalaj literaturaj verkoj en Esperanto.
IPR 20/45
— paĝo 6 de la PDF —
Por fini mian liston, oni devis atendi proksimume kvardek jarojn, laŭ miaj konoj, antaŭ ol vidi la aperon de teksto kun la sama titolo. En 1979, la franca revuo Critique dediĉis specialan numeron al la „Mito de la universala lingvo”, en kiu estas publikigita artikolo de la franca filozofo Jean-Claude Michéa (Michéa 1979). Malgraŭ sia simbola titolo en Esperanto, la artikolo de Michéa estas en la franca. Apud ĉi tiuj tri tekstoj, kiuj ricevis la saman titolon, necesas precizigi ankaŭ tion, ke pluraj aliaj sciencaj verkoj pri Esperanto kaj la artefaritaj lingvoj ĝenerale traktas la temon de la venko de Esperanto. La plej lasta tia verko estas la interesa studo de Roberto Garvía, titolita Esperanto and its rivals [Esperanto kaj ĝiaj rivaloj] (Garvía 2015), kiu klarigas la sukceson de Esperanto – inter la planlingvoj – baziĝante sur la organizaj strategioj de Zamenhof. Ĉar jes, la sukceso de Esperanto estas defio. Eĉ se ni devas konstati ke tiu sukceso estas relativa, kiel pri tio atentigis jam komence de la jaroj 1930-aj Lev Ĵirkov: „Ĉu ĝi jam estas enkondukita kiel helpa lingvo por internacia afera komunikado? – Ne! – Ĉu oni jam instruas pri ĝi iom vaste en lernejoj? – Ne! – Ĉu oni povas helpe de ĝi esti komprenata ĉie dum vojaĝo? – Ne kaj ne! Ĝi estas ankoraŭ preskaŭ nenie oficiale akceptita, ĝi preskaŭ nenie eniris lernejon, esti komprenata helpe de ĝi dum vojaĝoj oni povas nur meze de esperantistoj, kiujn oni devas scii kiel trovi.” (Ĵirkov 1931: 7)
Do, la respondoj de Ĵirkov al ĉiuj tiuj demandoj estas neaj. Kaj hodiaŭ, preskaŭ unu jarcenton post tiuj frazoj, la situacio ne vere ŝanĝiĝis. Tamen, hodiaŭ, samkiel hieraŭ, oni povas paroli nur pri la sukceso de Esperanto, ĉar jes – kaj ĉi tie mi reprenas esprimon de la fama franca lingvisto Antoine Meillet (1866-1936) – „Esperanto funkciis” (Meillet 1918: 324), kaj daŭre funkcias. Kaj ĝia sukceso mezureblas en la propra kunteksto de la planlingva historio, kiel menciis la hungara esperantisto Totsche en sia teksteto por la Enciklopedio de Esperanto: „[Esperanto] estas vivanta, dum ĝiaj rivaloj mortis antaǔ ol vere ekvivi” (Enciklopedio 1933-1935, vol. II: 286). En 1990, Aleksandr Duliĉenko publikigis verkon (Duličenko 1990), en kiu li listigis, preskaŭ komplete, ĉiujn projektojn planlingvajn, kiuj aperis en la historio de la homaro, ekde la pli fruaj provoj, kiel la projekto lingua ignota de la sanktulino Hildegarde von Bingen en la mezepoko, aŭ la revoj de Descartes aŭ Leibniz pri filozofia lingvo, ĝis dekoj da projektoj de artefaritaj lingvoj aperintaj en la 19-a jarcento, kiu ja estis la jarcento de la artefaritaj lingvoj. La rezulto impresas: ekde la 2-a jarcento post Jesuo Kristo ĝis la 1970-aj jaroj, kiam Duliĉenko haltis, temas pri listo de preskaŭ 900 IPR 20/46
— paĝo 7 de la PDF —
projektoj aŭ provoj krei artefaritan lingvon. Ekde tiam, precipe sekve de la apero kaj evoluo de la interreto (pri la planlingvoj en/de la interreta epoko, vidu Barandovská-Frank 2006), certe ekzistas jam milo da lingvoj, naskiĝintaj el la imago aŭ revoj de diversaj personoj. Inter tiu milo da provoj, la lingvoj kiuj efektive ne nur diskoniĝis, sed ĉefe eliris el siaj manlibroj aŭ broŝuroj de prezentado por esti reale uzataj parole kaj skribe, tiuj lingvoj, aŭ pli ekzakte, tiuj projektoj kiuj iĝis lingvoj – por transpreni esprimon de la germana interlingvisto Detlev Blanke (1941-2016, vd la foton) (Blanke 2006) – nombreblas per la fingroj de la du manoj. Apud Esperanto, oni devas mencii Volapük-on de J. M. Schleyer, kiun la historiistoj pri artefaritaj lingvoj konsideras kiel la unuan projekton, kiu reale iĝis lingvo kun komunumo de parolantoj, gazetaro, periodaĵoj kaj kongresoj (Couturat, Leau 1903: 142-143); sed ankaŭ Ido-n (1907), kiun la esperantista historiografio prezentas kiel aperon perfidan kaj skisman (Korĵenkov 2005: 44-49), la lingvon Occidental-Interlingue (1922) de la estona Edgar de Wahl (1867-1948), aŭ ankoraŭ Interlingua-n de IALA (International Auxiliary Language Association) en la 1950-aj jaroj (pri tiuj lingvoj, vidu ekzemple Albani, Buonarroti 2001; Couturat, Leau 1903; Drezen 1991; Duličenko 1990). El la milo da projektoj efektive imagitaj, estas nur eta deko da provoj, kiuj iĝis veraj lingvoj. Kaj inter tiuj, kompreneble, troviĝas Esperanto. Jen do la unua etapo de la sukceso de Esperanto, eliri kiel la manlibro de la internacia lingvo de Doktoro Esperanto, por iĝi la lingvo, kiu estas uzata ankoraǔ hodiaǔ. Mi diris „unua etapo”, ĉar la sukceso de Esperanto mezuriĝas ankaŭ je alia nivelo. Se ni komparas Esperanton kun la aliaj lingvoj, pri kiuj mi ĵus parolis, kaj kiuj same eliris el la projekta stato por iĝi veraj lingvoj, ni konstatas ke, el sociolingvistika vidpunkto, nur Esperanto proksimiĝis al la sociolingvistika nivelo de la naturaj lingvoj, eĉ atingis ĝin. Mi referencas ankoraŭfoje al la esploroj de D. Blanke (Blanke 2006). Laŭ li, ne sufiĉas klasigi la artefaritajn lingvojn laŭ ties formalaj strukturoj, kiel oni longe faris reprenante la distingon inter lingvoj artefaritaj a posteriori, a priori kaj miksitaj, popularigita komence de la 20-a jarcento fare de Louis Couturat (1868-1914) kaj Léopold Leau (1868-1943) (Couturat, Leau 1903: 27-28) 1 . Blanke 1
Por Couturat kaj Leau (1903: 27), reprenante ideon de Gaston Moch (1859-1935), la artefaritaj lingvoj aprioraj estis lingvoj „kiuj pro diversaj kialoj tute ne konsideras la naturajn lingvojn, kaj kiuj estas originalaj lingvoj, komplete konstruitaj”;
IPR 20/47
— paĝo 8 de la PDF —
proponis analizi kaj klasigi la artefaritajn lingvojn laŭ la roloj, kiujn ili okupas en la reala komunikado. Tiel li alvenis al la distingo inter lingvoj kaj lingvo-projektoj. Pri tio mi jam diris kelkajn vortojn. Se ni sekvas la klasigon proponitan de Blanke, kaj la 28 kriteriojn, kiujn li konsideras, ni konstatos, ke nur Esperanto plenumas tiujn 28 kriteriojn, kiuj, laŭ Blanke, difinas la progreson kaj sociolingvistikan evoluon de artefarita lingvo. Tiel eblas diri pri Esperanto, ke ĝi ne restis en la stato de manuskripto, ĉar manlibro de Esperanto ja estis publikigita en 1887. Ekde tiu unua manlibro, aliaj instruiloj aperis, kaj propagando estis komencita. Gazetaro kaj privata korespondado disvolviĝis. Sekve, Esperanto kreis sian originalan literaturon, komunumon de siaj parolantoj, ĝi estis uzata por verkoj aŭ artikoloj sciencaj; kaj post diskuto pri la formala strukturo de la lingvo, normo estis kreita kaj aperis referenclibroj. Iom post iom Esperanto iĝis studobjekto de la scienco, kiun eblas nomi interlingvistiko, aŭ, pli precize, esperantologio; ĝi iĝis la intima lingvo de kunuloj aŭ de familioj, ĝi iĝis, kiel tion montris la esploroj de Aleksandr Melnikov (vd dekstre) en Rusio (Melnikov 2007) aŭ de Zbigniew Galor (19522017, vd maldekstre) en Pollando (Galor 1997), la portanto de originala kulturo, kun siaj mitoj kaj esprimoj, kulturaj referencoj, siaj anekdotoj, siaj frazeologiaĵoj (vidu Fiedler 1999). Kaj se oni aldonas al tio la fakton, ke, sekve de ĝia uzo praktika en larĝa kampo, Esperanto evoluis kaj pluevoluas sur vojojn ne nur neantaŭviditajn, sed ankaŭ kaj ĉefe neplanitajn (Piron 1989; Lo Jacomo 1981), tiam oni povos konstati, ke Esperanto iĝis, por tiel diri, se oni ne konsideras ĝian originon klare ne-naturan, natura lingvo, ĉu el vidpunkto de serio da sociolingvistikaj karakterizaĵoj aŭ el la vidpunkto de ĝia funkciado (Koutny 2015). Tie estas la venko plej granda de Esperanto. Kaj nun, ĉu eblas klarigi tiun venkon objektive? Ĉu eblas apliki al tio klarajn kialojn, definitivajn kaj nepridubeblajn? La repondo estas certe „ne”, la venko de Esperanto ne estas klarigebla unu fojon por ĉiam. La tri tekstoj titolitaj „Kial venkis Esperanto?”, pri kiuj mi parolis komence, estas la pruvo mem pri tio, ĉar la kvar aŭtoroj, kiuj laboris pri la demando, ne, aŭ malofte, prezentas la samajn argumentojn. Drezen mencias ekzemple la fakton, ke Esperanto naskiĝis en Rusio, „lando ĝis tiutempe neniagrade tuŝita de la koncerne la lingvojn aposteriorajn, kiuj konsideras „kiel modelojn la naturajn lingvojn (ĉefe la eŭropajn), strebas imiti ilin kaj uzas preskaŭ ĉiujn iliajn elementojn.” Apud ili, la miksaj sistemoj „inspiriĝas de ambaŭ principoj”.
IPR 20/48
— paĝo 9 de la PDF —
ĝenerala mondlingva propagando kaj ankaǔ en relativa malgranda grado tuŝita de la propagando de Volapük” (Enciklopedio 1933-1935, vol. II: 287); laǔ Drezen, tio permesis, ke „dum nuraj 2 jaroj post apero de la unua libro, en Rusujo jam estis varbitaj 1000 E-istoj – nombro sufiĉa por ke la lingvo int[ernacia] ekkresku” (samloke). Li priatentas ankaŭ la personecon de Zamenhof, ties „praktikismo[n]”, kiu faris, ke Zamenhof „tre lerte kaj antaǔvideme […] aranĝis la propagandadon de E[speranto] eldonante la lernolibrojn samtempe en ĉiuj plej gravaj eǔropaj lingvoj kaj malavare dissendante ilin tra la tuta terglobo” (samloke); sed ankaŭ kaj ĉefe la fakto, ke Zamenhof, „estante mem produkto de politike kaj nacie premita regiono de la rusa Polujo, kvazaǔ koncentris en sia rusa menso la tutan energion kaj persiston, pri kiu nur povis revi la minoritata loĝanto de la iama rusa imperio”, kaj „fordonis dum jaroj sian tempon kaj monon por propagandi la novan lingvon kaj diskonigi ĝin” (samloke). Ĵirkov ŝajne pli okupiĝas pri la pruvoj koncerne la venkon de Esperanto, anstataŭ pri la kialoj de ĝia sukceso. Li rimarkas tiel, ke Esperanto restis vivanta, evoluis, eĉ se post ĝi aperis lingvoprojektoj „multe pli bonaj en detaloj kaj konsekvencaj laǔ lingva tipo”: „Sed Esperanto malgraǔ tio daǔris stari, ne falis, kaj al neniu redonis sian venkon” (Ĵirkov 1931: 7-8). Simile, alia pruvo de la Esperanta venko, post la unua Mondmilito, „la movado disiĝis laǔ la sama limlinio, laǔ kiu disiĝis ĉio en la mondo – laǔ la linio, limiganta inter burĝa kaj laborista movadoj” (samloke). Laǔ Ĵirkov, tio montras, ke Esperanto iĝis vivanta lingvo: „Se Esperanto estus morta, neviva afero, ĝi ne reflektus tiun ĉi tutmondan disiĝon. Se ĝi reflektis tiun gravegan fakton, tio signifas, ke Esperanto jam fariĝis ilo taǔga por batalado. Tio signifas, ke Esperanto finis la periodon de sia kreado, kaj komencis la epokon de sia vivado.” (Ĵirkov 1931: 8)
Ankaŭ por Jean-Claude Michéa (vd dekstre), tiu „surpriza kapablo [de la esperantista movado] fidele respeguli la konfliktojn de la epoko” estas „la ĉefa signo de [ĝia] vivkapablo” (Michéa 1979: 670). Alia interesa ideo de la franca filozofo, kiu estas samtempe pruvo kaj kialo de la sukceso de Esperanto, referencas al la diversaj konfliktoj, ĉu ideologiaj ĉu lingvaj, kiuj ĉeestas en la historio de Esperanto. Por J.-Cl. Michéa, ĉiu societo, kia ajn ĝi estu, ne povas ekzisti sen la ĉeesto de konfliktoj (Michéa 1979: 669), kaj ĉi tiuj internaj konfliktoj permesis al Esperanto kaj ĝia movado iĝi tio, kio ili estas hodiaŭ: „Oni devas do akcepti ke […] tiuj kontraŭdiroj kaj luktoj funkciis, kiel mekanismo samtempe IPR 20/49
— paĝo 10 de la PDF —
unuiganta kaj strukturanta […]. En tiu senco, ĝia kapablo de senĉesa dividiĝo politika […] estas ja por la esperantista movado la resumo [condensé] praktika de la kialoj de ĝia sukceso” (samloke: 672). El mia vidpunkto, la venko de Esperanto estas la kuniĝo de tuta serio da faktoroj, kaj lingvistikaj kaj pragmataj kaj konjunkturaj. Tiun ĉi aron de faktoroj mi provos nun prezenti laŭeble plej klare, prezentante la diversajn elementojn, kiuj ŝajnas al mi la plej trafaj. Ni komencu per la lingva nivelo. Ĉi-teme indas diri ke, malgraŭ tio, kion oni povis legi kelkfoje, Esperanto ne venkis pro tio, ĉar se ĝi estus „perfekta”. Zamenhof ne imagis lingvan perfektecon. Li mem konsciis pri tio, skribante: „Mi tute ne pretendas, ke la lingvo, kiun mi proponas, estas lingvo perfekta” (Dro Esperanto 1887: 31). Se Esperanto estintus lingva sistemo perfekta, ĝi ne kaŭzintus ĉiujn diskutojn pri sia formo, kiuj karakterizis ĝiajn unuajn jarojn, se ĝi estintus perfekta, oni ne riproĉintus al Zamenhof liajn korelativojn „tute artefaritajn” (Yushmanov 1924: 124) kaj arbitrajn, oni ne riproĉintus al li ties akuzativon, ties supersignojn kaj ĉion alian, pri kio li devis sin esprimi kaj kion li devis pravigi en siaj famaj Lingvaj respondoj komence de la 20-a jarcento (Zamenhof 1962). Fine, se Zamenhof estintus ideala kreanto, ĉu aperintus la diversaj projektoj de artefarita internacia lingvo, kiuj aperis post Esperanto? La respondo ankaŭ tie estas „ne”, kiu montras al ni, ke Esperanto ne estas perfekta lingvo. Aliflanke, ni ne forgesu, ke perfekta lingvo estas mito, tamen oni ankaŭ povus diri, ke ekzistas tiom da perfektaj lingvoj, kiom da aŭtoroj de artefaritaj lingvoj (pri la ideo pri perfekta lingvo, vidu Eco 1994). Sed, malgraŭ ĉio, oni devas mencii ĉe Zamenhof, same je la lingva nivelo, intuiciojn aŭ elektojn, kiuj sendube povis kontribui al la venko de Esperanto. Inter tiuj, mi ŝatus unue citi Ĵirkov, kiu rimarkas la gravecon de la pretiga laboro farita de Zamenhof: „Por krei artefaritan lingvon li laboradis ankoraǔ dum la jaroj, kiam li estis gimnaziano. En la momento de publikigo, post pli ol dek-jara laborado, la lingva sistemo, kreita de li, estis tiom pripensita, tiom harmonie konstruita en ĉiuj siaj partoj, ke ĝi estis plene konforma kaj oportuna por ĉiuj bezonoj de homa lingva agado, simple komunikanta aǔ eĉ literatura.” (Ĵirkov 1931: 13)
Dank’ al tiu pretiga laboro, Esperanto estis ekde la komenco preta je uzo, sekve „oni povis tuj komenci paroli kaj skribi pri ĉio, pri kio oni volis” (samloke).
IPR 20/410
— paĝo 11 de la PDF —
Inter la kialoj de la sukceso, absolute necesas mencii la elekton de la lingva strukturo de Esperanto. La lingvistoj nomas ĝin aglutina, Zamenhof, en la unua manlibro, parolis pri la „plena dismembrigo de la ideoj en memstarajn vortojn” (Zamenhof 1887 [1954: 234]). Se diri alimaniere, Esperanto estas strukture kiel konstruludo, en kiu ĉiu briko enhavas ĉiam nur unu kaj la saman sencon. Kaj sufiĉas kombini tiujn diversajn brikojn por esprimi ne nur la sencon, sed ankaŭ la deziratajn nuancojn. Zamenhof komprenis la avantaĝon de la aldono de prefiksoj kaj sufiksoj: „[M]i enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon – dank’ al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso – pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj. Tion ĉi mi atingis per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.)” (Zamenhof 1887 [1954: 232233])
Apud tiu aglutina strukturo, kiu permesas havi lingvon sen esceptoj kaj riĉan vortfaradon, devas esti menciitaj ankaŭ, kiel favoraj faktoroj, la leksikaj elektoj de Zamenhof, eĉ se iuj lingvistoj riproĉis al li, prave, ĉi-rilate mankon de rigoro kaj de konstanteco. Tiel, la lingvisto kaj interlingvisto sovetia Nikolaj Juŝmanov (1896-1946) ne komprenis, kial Zamenhof, kiu mem tiujn vortojn kreis, eliminis el la vortoj bukedo kaj cigaredo la vorteron (morfemon) diminutivan, do signifantan malgrandecon, {-et-}, sed ne faris tiel pri la vortoj sekreto aŭ alumeto (Yushmanov 1924: 131). Malgraŭ la kritikoj kaj riproĉoj fareblaj al Zamenhof, kion ni devas konsideri el la farmaniero, laŭ kiu Zamenhof kreis la leksikon (vortojn, vorterojn) de Esperanto, estas lia volo konsideri la vortojn, kiuj aperas, plimalpli samforme, en la plej granda nombro de lingvoj. Post enlistigo, tiuj vortoj estis enmetitaj en la Esperantan leksikon, en formo laŭeble malplej modifitaj kaj plej rekoneblaj, tiel signife faciligante la lernadon de la vortprovizo. Jen tio, kion Ĵirkov skribis pri tiu temo: „La provizo de fundamentaj radikoj estas ĉerpita el la komuna vortprovizo, kiu fariĝis jam internacia en la landoj de eǔropa kulturo. Tiamaniere ĉe la ellernado de la lingvo Esperanto la granda parto de vortoj klariĝas kiel jam konata de lernanto, se li konas komunajn kulturajn terminojn.” (Ĵirkov 1931: 14)
IPR 20/411
— paĝo 12 de la PDF —
Eblus aldoni al ĉi tiu listo de favoraj lingvistikaj elementoj la mankon de kompleta deklinacio, kaj ĉefe la konjugacion simpligitan ĝis esenca minimumo, sed tie mi haltigas la traktadon el lingvistika vidpunkto. Mi ŝatus nun mencii kelkajn pragmatajn kialojn kiuj, laŭ mi, kontribuis al la sukceso de Esperanto. La unua estas la fakto, ke Zamenhof, ekde la komenco, rifuzis esti la majstro, la aŭtoritato kuratora de Esperanto. Male okazis kun Schleyer, la kreinto de Volapük, kiu sin konsideris la „templogardisto” kaj aŭtoro de projekto prilaborita kaj finita por ĉiam; Zamenhof, ekde la komenco, konsideris sin nur la „iniciatoro” (kaj ne la „kreinto”) de Esperanto (Zamenhof 1888 [1929: 26]), kiel tiu, kiu lasis la prijuĝon de sia verko al la samepokanoj, atendante konsilojn: „Tial, antaŭ la publikigo de vortaro kompleta kaj komenci publikigi librojn kaj gazetojn, mi prezentas mian verkon, dum unu jaro, por la aprobo bonvola de la publiko, min turnante al ĉiuj kleraj homoj, kun la peto bonvole komuniki al mi ilian opinion pri la nova lingvo, kiun mi proponas. Ĉiu, kiu havos obĵeton, bonvolu informi min, skribe, pri la modifoj, kiujn li juĝus utila fari.” (Dro Esperanto 1887: 32)2
Tiel agante, Zamenhof lasis la pordon malfermita al plibonigoj kaj al ioma malrigideco, por ke rezulte lia projekto plaĉu al la plimulto de la homoj. Same ĝusta kaj grava, el mia vidpunkto, estas la publikigo en la unua manlibro de serio da praktikaj ekzemploj de uzo de la lingvo: ni ja vidis, ke Zamenhof tie prezentis ne nur ekzemplon de letero, sed ankaŭ tradukaĵojn, kiel ero el la Biblio kaj poemo de Heinrich Heine, sed ankaŭ unu originalan poemon (Zamenhof 1887: 22-26). Zamenhof pruvis tiel al siaj legantoj la realecon de la lingvo Esperanto kaj ĝian veran ekziston, se oni voluntis ĝin kiel komunikilon. Ion similan diris la hungara esperantisto Totsche en sia teksto, destinita al la Enciklopedio de Esperanto: kiam la plimulto de aliaj projektoj de internacia lingvo „klopodis kapti unuavice la sciencajn rondojn”, „E[speranto] elektis kiel ĉefan agadkampon la literaturon” (Enciklopedio 1933-1935, vol. II: 286). Tiu fakto aperis grava por la evoluo de la lingvo kaj de la movado: 2
Laŭ mia scio, la lasta parto – pri la problemo „Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo” (Zamenhof 1887 [1954: 231]) – de la enkonduko, kiun Zamenhof skribis en diversaj eǔropaj lingvoj por la unua manlibro de Esperanto, neniam aperis Esperantlingve. Sekve, la ĉi-supra citaĵo ne estas originala Esperantlingva zamenhofaĵo, sed traduko el la franclingva teksto de Zamenhof (Zamenhof 1887).
IPR 20/412
— paĝo 13 de la PDF —
„[L]a literaturo estas komuninteresa, povas altiri vastajn rondojn, ebligas eldoni komence malgrandajn librojn (do ne necesas granda kapitalo kaj risko), kaj poste, post la eduko de l’ legantaro per varbforto al inteligentaj larĝaj socitavoloj povas aperi iom post iom pli ampleksaj, pli altnivelaj verkoj, dum al la simpluloj servas libroj simplaj kaj facilaj. ” (samloke: 287)
Simile, la eta aliĝilo, kiun Zamenhof inkludigis ĉe la fino de sia unua manlibro, kaj per kiu la unuaj adeptoj de la lingvo listigis sin, permesis la kreiĝon de la unuaj kontaktoj, kaj sekve de la unuaj grupoj, kaj do la realan praktikan uzon de la lingvo. Necesas precizigi, ke la ideo kompili la nomojn de la interesiĝintaj personoj jam ekzistis ĉe la volapükistoj (vidu ekzemple Rozenberger et al. 1887). Fine, inter tiuj pragmataj kialoj, mi ŝatus paroli pri la fakto, ke Zamenhof neniam volis nur krei lingvon. Malantaŭ lia lingvo estis, kiel ni scias, celo, revo multe pli granda (la esperantistaro parolas pri la „interna ideo”): unuigi la homojn en paco kaj konkordo, kiam ili ĉiuj uzos komunan lingvon. Esperanto do strebis, antaŭ ĉio kaj ĉefe, al konkreta praktika celo. JeanClaude Michéa notis, ke „la deviga akcepto de ideologia flanko specifa kaj ligita al la uzo de lia lingvo funkciis iom simile, kiel socia kontrakto de la zamenhofa komunumo” (Michéa 1979: 666). Ĉi tiu unua celo, tiu praktika atingendaĵo por iom da tempo unuigis la esperantistojn kaj tenis ilin fore de tro da diskutoj kaj pripensadoj teoriaj (samloke), lasante tiel al la lingvo tempon por enradikiĝi, kiel ĝi estis. Jen, kion diris Zamenhof en 1907 okaze de la Universala Kongreso en Londono: „Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu, sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni – aŭ almenaŭ por mi persone – tute indiferenta; ke se, anstataŭ fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi, kaj fiksi por ĝi netuŝeblan fundamenton – ni faris tion ĉi ne ĉar al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj – sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo.” (Zamenhof 1907 [1929: 381-382])
Same por Totsche, la ekzisto de la „interna ideo” ludis gravan rolon en la venko de Esperanto: „Ĉi tiu idealisma flanko mankis ĉe aliaj lingvoprojektoj: tiuj akcentis nur la praktikajn avantaĝojn de la int[ernacia] lingvo, do altiris nur la danĝerajn lingvistamatorojn”, kiuj nur emis reformi la lingvon kaj IPR 20/413
— paĝo 14 de la PDF —
„kiuj sur la kampo de int[ernacia] lingvo intencis travivi siajn inklinojn” (Enciklopedio 1933-1935, vol. 2: 286). La celo de la esperantistoj estas havi komunikilon inter la popoloj cele al la realigo de idealo, kaj ties formo ne tre gravas. Esperanto estas tie, tia, kia ĝi estas, ĝi ne estas perfekta, sed ĝi funkcias. Kaj tio estas la pli grava, pli ol scii tion, ĉu devis esti akuzativo aŭ supersignoj. Ĉi-teme, estos interese signali tion, ke ankaŭ Ĵirkov opiniis ke tiu manko de interesiĝo teoria pri la lingva strukturo de Esperanto permesis savi la ekziston mem de la lingvo, speciale okaze de la skismo idista en la jaroj 1907-1908. Dum „[l]a unuaj rusaj propagandistoj de Esperanto ĉiuj estis homoj ideologie riĉaj, kiuj klopodis krei idean fundamenton de la movado” (Ĵirkov 1931: 17), la esperantistoj de la periodo, dum kiu okazis la idista skismo, antaŭ ĉio, diras al ni Ĵirkov, estis „kompatindaj kolektistoj de poŝtmarkoj” (samloke), karakteriĝis je „neagema senideeco” (samloke); tiuj homoj „prenis kun ĝojo la simplan gramatikon de Esperanto, kaj sen teoriaj ĉikanoj komencis uzi ĝin” (samloke). Laǔ Ĵirkov, tio estis tre grava por la movado kaj por la venko de Esperanto: „Tio estis treege grava fakto ĝuste de la lingvoscienca vidpunkto. Unuafoje inter esperantistoj, eĉ unuafoje en la historio de artefaritaj lingvoj, aperis centra bazo, kiu konsistis el personoj, ne pridiskutantaj tiun artefaritan lingvon, pere de kiu ili parolas.” (Ĵirkov 1931: 17)
Esperanto aperis post Volapük, en la momento, kiam tiu lasta vivis sian gloran horon, kun tute respektinda nombro de parolantoj, kluboj, organizaĵoj kaj publikaĵoj. Tiu historia hazardo estas parto de tio, kion mi nomus la kialoj konjunkturaj, kiuj favoris la venkon de Esperanto, ĉar la fakto, ke Esperanto iĝis la dua lingvo artefarita, kiun oni praktike uzis post Volapük, havas sian gravecon. Fakte, la unuaj adeptoj de Esperanto havis antaŭ la okuloj la pioniran ekzemplon de Volapük, kio ne signifis por ili malpli ol tio, ke estis eble por artefarite prilaborita lingvo iĝi komunikilo, kiel eblis al iu alia. Volapük iusence rompis la barilojn de antaŭjuĝoj ĉirkaŭintaj tiam la ideon mem de artefarita lingvo (pri tiuj antaŭjuĝoj, vidu Moret 2004). Aliflanke, Volapük funkciis ankaŭ kiel kontraŭ-ekzemplo pri tio, kion oni ne devus fari se oni volus la sukceson de artefarita lingvo. Mi ŝatus ĉi-rilate memorigi la vortojn de Zamenhof, kiuj estas sur la kovrilpaĝo de la unua manlibro el 1887: „Por ke lingvo estu universala – ne sufiĉas nomi ĝin tia” (Dro Esperanto 1887). Antaŭe mi parolis pri la fakto ke Schleyer, la kreinto de Volapük, ĉiam konsideris sin kiel la majstron de sia lingvo, kiu sola povis decidi la vojon sekvotan de ties evoluo. Male al tio, Zamenhof malfermis la diskutojn, IPR 20/414
— paĝo 15 de la PDF —
sin esprimis pri siaj elektoj, kaj post iom da tempo, li deklaris la lingvan debaton fermita. Koncerne la elekton de la vortoj, Volapük povas ankaŭ esti konsiderata kiel inversa kopio de Esperanto: se Zamenhof decidis enpreni en la vortprovizon de Esperanto la internaciajn vortojn en ties plej rekonebla formo, Schleyer, kontraŭe, difinis kompleksajn kaj devigajn regulojn por la leksika kreado (Couturat, Leau 1903: 152-154) kaj decidis resti je tio je ĉiu prezo, tiome, ke plejparte preskaŭ ne eblis rekoni la originan vorton. Ĉi tiu citaĵo de Auguste Kerckhoffs (1835-1903), unu el la plej famaj volapükistoj francaj, estas signifa: „Koncerne la konservadon pli-malpli fidelan de la radika formo, tiel kiel ĝi estis en la natura lingvo, ni ne devas tion konsideri grava” (Kerckhoffs citita en Couturat, Leau 1903: 155). Por ekzemplo, ni rediru, ke „Volapük” estis vorto kunmetita el world + speak, alivorte „monda lingvo”. Fronte al la nomo ne travidebla de Volapük, Ĵirkov ŝatis substreki, ke „[l]a vorto „Esperanto” en la lingvo Esperanto mem estas komprenebla” (Ĵirkov 1931: 13). Same, la gramatiko komplika kaj vasta de Volapük (tri genroj, kvar kazoj, pluraj modoj) funkciis kiel repuŝilo – oni scias, ke pluraj volapukistoj forlasis Volapük-on kaj aliĝis al Esperanto – pro la multe pli facila kaj efika gramatiko de Esperanto. Tiel, el mia vidpunkto, la cirkonstancoj, kiuj naskis Esperanton en iu momento, kiam alia artefarita lingvo, t.e. Volapük, havis ian sukceson, ludis rolon favore al la sukceso de Esperanto. En 2018, ĵus celebrinte la 100-jaran datrevenon de la forpaso de Zamenhof, baldaŭ 131 jarojn post la publikigado de la unua manlibro, Esperanto ne forgesiĝis, ĝi estas daŭre parolata, transdoniĝas ankaŭ kiel denaska lingvo, estas studata en universitatoj, kunigas homojn el ĉiuj partoj de la mondo, produktas literaturon. La listo povus esti ankoraŭ longa por pruvi, ke ankoraŭ hodiaŭ oni daŭre povas paroli pri la venko de Esperanto. (El la franclingva originalo esperantigis Stefano KELLER) Literaturo ALBANI Paolo, BUONARROTI Berlinghiero, 2001: Dictionnaire des langues imaginaires. Paris: Les Belles Lettres, 2001 BARANDOVSKÁ-FRANK Vera, 2006: „Internaciaj lingvoj en interreto”, en P. G. Borbone, A. Mengozzi, M. Tosco (A cura di), Loquentes linguis. Studì linguistici e orientali in onore di Fabrizio A. Pennacchietti. Wiesbaden: Otto Harrassowitz Verlag, 2006, p. 51-62 BLANKE Detlev, 2006: „Vom Entwurf zur Sprache”, en D. Blanke, Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Frankfurt am Main [etc.]: Peter Lang, 2006, p. 49-98
IPR 20/415
— paĝo 16 de la PDF —
COUTURAT Louis, LEAU Léopold, 1903: Histoire de la langue universelle. Paris: Hachette et Cie, 1903 DREZEN Ernest, 1991: Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. Moskvo: Progreso, 1991 DRO ESPERANTO [= L.L. Zamenhof], 1887: Langue internationale. Préface et manuel complet. Varsovie: Gebethner et Wolff, 1887. DULIČENKO Aleksandr Dmitrievič, 1990: Meždunarodnye vspomogatel’nye jazyki. Tallinn: Valgus, 1990 [La internaciaj helpaj lingvoj] ECO Umberto, 1994: La recherche de la langue parfaite. Paris: Seuil, 1994 ENCIKLOPEDIO, 1933-1935: Enciklopedio de Esperanto, 2 volumoj. Budapest: Literatura Mondo, 1933-1935 FIEDLER Sabine, 1999: „Phraseology in Planned Languages”, en Language Problems & Language Planning, 1999, vol. 23, n° 2, p. 175-187 GALOR Zbigniew, 1997: „Esperanto-movado kaj ĝia kulturo, kelkaj sociologiaj rimarkoj”, en I. Koutny, M. Kovács (red.), Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto, Budapest: Steleto & ILEI, 1997, p. 103-106 GARVÍA Roberto, 2015: Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language. Philadelphia: University of Pennsylvania Press, 2015 ĴIRKOV Lev, 1931: Kial venkis Esperanto?. Leipzig: Ekrelo, 1931 KORĴENKOV Aleksander, 2005: Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj KOUTNY Ilona, 2015: „A typological description of Esperanto as a natural language”, en Język. Komunikacja. Informacja, 10/2015, p. 43-62 KUZNECOV Sergej, 1993: „El la historio de Esperanto-enciklopedioj: ANA kaj ties aŭtoro. Editora enkonduko”, en V.F. Szmurlo, Ariadna fadeno. Universala Alfabeta Nomaro-Adresaro (ANA). Moskvo: Impeto; Ruthenia, 1993, p. 3-20 LO JACOMO François, 1981: Liberté ou autorité dans l’évolution de l’espéranto. Paris: François Lo Jacomo, 1981 MEILLET Antoine, 1918: Les langues dans l’Europe nouvelle. Paris: Payot, 1918 MELNIKOV Aleksandro S., 2007: Esperanto – lingvo de kulturo kaj personeco. Poznań – Moskvo – Rostov-na-Donu: Eŭropa Jura Universitato „Justo”, 2007 MICHÉA Jean-Claude, 1979: „Kial venkis Esperanto?”, in Critique, août-septembre 1979, n° 387-388, p. 661-673 MORET Sébastien, 2004: „D’un vice caché vers une nouvelle conception de la langue: les langues artificielles et la linguistque”, en Cahiers Ferdinand de Saussure, 2004, vol. 57, p. 7-21 PIRON Claude, 1989: „A few notes on the evolution of Esperanto”, en K. Schubert (ed.), Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Languages. Berlin – New York: Mouton de Gruyter, 1989, p. 129-142 ROZENBERGER [V. K.], SOBOLEV [A. I.], XOLIN [I. P.], 1887: Spisok lic v Rossii [,] znajuščix volapjuk, s ix adresami. [Sankt-Peterburg] [Liste des personnes en Russie qui savent le volapük, avec leurs adresses] YUSHMANOV Nik, 1924: „100 fundamental defekti di Esperanto”, en Mondo, Mayo-Junio 1924, n° 5-6 (159-160), p. 119-134 [100 fundamentaj misoj de Eo]
IPR 20/416
— paĝo 17 de la PDF —
ZAMENHOF Ludwik Lejzer, 1887 [1954]: „El la unua libro de la lingvo Esperanto”, en Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto de D-ro L.L. Zamenhof. Rickmansworth: The Esperanto Publishing Company Limited, 1954, p. 228-239 _____, 1888 [1929]: „Antaŭparolo al la ‘Dua Libro de l’ lingvo Internacia’” en L. L. Zamenhof, Originala verkaro. Leipzig: Ferdinand Hirt & Sohn, 1929, p. 21-29 _____, 1907 [1929]: „Parolado en la Guildhall de Londono, 21. Aŭg. 1907”, en L. L. Zamenhof, Originala verkaro. Leipzig: Ferdinand Hirt & Sohn, 1929, p. 381383 _____, 1962: Lingvaj respondoj. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1962 ŽIRKOV Lev, 1930: Počemu pobedil jazyk Èsperanto?. Moskva: CK SÈSR, 1930 [Kial venkis la lingvo Eo?]
Planeda pripenso Inaŭgura malferma parolado de Mireille GROSJEAN en la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI la 25-an de julio 2020 Kutime en kongresoj okazas NACIA VESPERO. Estas momento, kiam ni povas malkovri ion de la kulturo de la gastiganta lando. Jam ni gustumis novajn lokajn pladojn, jam ni sentis la temperaturon kaj humidecon, do ni flaris la klimaton, jam ni vizitis valorajn monumentojn aŭ muzeojn, jam ni povis paroli kun la lokaj esperantistoj. Okaze de tiu vespero nomita „nacia” la Loka Kongresa Komitato venigis dancgrupojn, muzik-orkestrojn, korusojn, severe elektis ilin por montri al la partoprenantoj tion, kio estas la plej belaj kulturaj spektakloj. La organizantoj volas plezurigi la partoprenantojn, esperas, ke ili povos fieri, se la publiko ŝatas la vesperon. Estas grava momento, ni povas tiam plonĝi en la gastigantan landon, malkovri kelkajn artajn aspektojn de ĝi, kaj la lokaj esperantistoj povas klarigi pri la spektaklo, fieri pri ĝi, kaj senti feliĉon, kiam la gastoj esprimas admiron. Kaj nun? Ĉiu estas hejme. Ni ne vojaĝis, ni ne atingis novan lokon. Ni sidas en nia kutima ĉirkaŭaĵo. Ni eĉ sidas en tre kutima loko: ĉe nia labortablo, kie staras nia komputilo. Kaj tiu ilo ligas nin al….. la tuta mondo. Nia gastiganta loko estas la tuta mondo. IPR 20/417
— paĝo 18 de la PDF —
Nun en Eŭropo estas la fino de la posttagmezo. En aliaj lokoj matenas, en aliaj lokoj vesperas. Do ni ne povas paroli pri vespero por ĉiuj. La vorton vespero ni devas forstreki. La vorton nacia ni devas forstreki. Ni pripensu pri nia Planedo, la Planedo TERO. Ĉu ni ligiĝas al ĝi same forte, kiel ni ligiĝas al nia hejma lando, al nia patrujo? Ĉu ni konas ĝin same bone, kiel ni konas nian propran landon? Ni ĉiuj estas planedanoj, do iu el ni povas klarigi pri ĝi al alia persono. Ne estas la nocio Vi indiĝeno kaj Mi fremdulo. Ni ĉiuj estas indiĝenoj sur la Planedo Tero. Iuj el Marso estus fremduloj… kaze ke ili ekzistas…. Tamen ĉu nia percepto de nia Planedo samas, se ni naskiĝis en kongolanda strato aŭ en usona strato aŭ en ĉina strato? Do se ĉiuj povas senti sin indiĝeno sur nia Planedo, tio signifas, ke ni ĉiuj estas gefratoj. Ĉu ni sentas tion? En nia propra lando eble ni prenas respondecojn enirante en la politikan vivon por mastrumi la landon kiel oni mastrumas domon, eble ni aktivas por evoluigi la landon, por plifortigi la komercon, por nutri la kulturan vivon, por protekti la ĉirkaŭaĵon. Ĉu ni faras la samon por la Planedo? La Planedo TERO estas nia domo, nia loĝloko. Aŭskultu afrikan proverbon: ni ne heredas la Teron de niaj prauloj, ni prunteprenas ĝin de niaj infanoj. Nian domon ni purigas, ni mastrumas, ni prizorgas, ni protektas. Nian Planedon la Teron ni malpurigas, ni fuŝe prizorgas, ni malbone mastrumas, ni ne protektas. Ĝi estas elĉerpita kaj kolapsanta. Tajfunoj fariĝas pli fortaj, temperaturo altiĝas, glaĉeroj fandiĝas, plasto invadas la oceanojn, aero malboniĝas ne nur en la urbegoj, terenoj glitas kaj baras valojn, lagoj formiĝas kaj subite inundas la valon, kiam la baro cedas… Mortas homoj. Mortos homoj. Pri altiĝo de la temperaturo, jen konkreta ekzemplo: iksodoj estas fibestetoj, akaruloj, kiuj pikas homojn kaj bestojn kaj transdonas malsanojn; antaŭ dek jaroj ili troveblis en Svislando nur en la meza ebenaĵo, kie situas la grandaj urboj; tiu ebenaĵo kuŝas en alteco de 430–450 metroj super la marnivelo. Nun tiuj fibestoj vivas en mia montara regiono Ĵuraso, en alteco de 850 metroj kaj pli. Niaj ĵurasaj vintroj ne plu estas sufiĉe malvarmaj por forpuŝi la fibestojn. Alia ekzemplo: en la Alpoj la glaĉeroj, tiuj glaciaj lagoj, iom post iom malaperas. Ĝis 2100 restos 20% de glacio; do la Alpoj aspektos rokaj, grizaj, ne plu blankaj. La nivelo de la oceano altiĝas pro la fandiĝo de la glacio ĉe la polusoj; Italio jam nun perdas belajn strandojn, kaj ne nur Italio…. IPR 20/418
— paĝo 19 de la PDF —
Ni revenu al la monda situacio: la riĉaj regionoj bezonas krudmaterialojn por fabriki siajn luksajn ilojn, pro tio oni forrabas trezorojn en la evolulandoj, kiuj estas riĉaj en subsurfacaj materialoj. Por fari tion, la nordulaj ŝtatestroj diskutas kun la sudulaj ŝtatestroj kaj kune decidas pri malaltaj prezoj kaj koruptaj metodoj. Ĉar en Afriko plu valoras la afrikaj hierarkioj, demokrataj elektoj similas al teatraĵo; en okcidento la situacio similas, ĉar la komercistoj influas la politikistojn: vidu la laboron de la lobiistoj, tiuj, kiuj praktikas koridoran agadon. Mono estas kreita, sumoj gigantaj aperas en komputiloj sen ligo kun io ajn reala. Vunda mondo…. Gandhi diris: la homoj en okcidento devus vivi pli simple, por ke la aliaj povu simple vivi. Ĉu ni en la Nordo pretas modifi nian vivstilon? Kompreneble estas en la Nordo riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj same en la Sudo, tamen en malsamaj proporcioj. Mi nun alparolas la nordajn riĉulojn: Ĉu ni pretas modifi nian vivstilon? Rezigni pri dua veturilo? Pli uzi publikajn transportojn ol personajn veturilojn? Rezigni pri novaj vestaĵoj? Manĝi malpli da viando? Vivi en pli malvarmaj domoj? Malaltigi nian uzon de plasto? Rezigni pri feriaj flugoj? Ĉu ni en la Nordo estas pretaj modifi nian vivstilon por ebligi, ke la Planedo Tero akiru novajn arbarojn, pli purajn riverojn kaj lagojn, pli bonan aeron, pli da algoj en la oceanoj, pli sanajn grundojn por fari pli efikan agrikulturon kaj digesti la malbonajn gasojn? Por ebligi, ke restu multaj bestospecioj, ke ĉesu la uzo de naftaj produktoj, ke estu en la oceanoj pli da akvo ol da plasto? Urĝas agi. La registaroj faras etajn paŝojn, kiuj en la nuna situacio estas malprudentaj. Ni metas novajn tapiŝojn sur Titanic… Agi malrapide en la nuna urĝa situacio estas malklera decido. Jen mi provas fari komparon: se vi stiras aŭton sur glitema strato… estas momento, kiam vi ne plu sukcesas savi la situacion… Ni konsciiĝu, ke la nuna ekonomia sistemo ne estas opcio. Kapitalismo signifas kresko, kaj ni nun observas, ke tio estas senelira vojo. Ni norduloj timas la enmigrantojn, kiuj fuĝas por trovi regionon por vivi, ĉar en sia propra lando ne eblas vivi, ne eblas vivteni sin kaj sian familion. Eŭropo maljuniĝas kaj ne multe naskas, Eŭropo estas la maljuna kontinento. Duono de la homaro troviĝas en Azio. Preskaŭ 40% de la tutmonda loĝantaro vivas en Barato kaj Ĉinio. La pezo de la ŝtatoj evoluas laŭ komplete nova maniero kaj ekvilibro. Ĉinio aperas kiel forta potenco, sekvos Afriko kun forte kreskanta ekonomio. Afriko la juna kontinento, kun universitatoj, kie studas cent mil studentoj en IPR 20/419
— paĝo 20 de la PDF —
unu urbo, ekzemple en Abomey-Calavi en Benino aŭ Dakaro en Senegalo. La plej granda franclingva urbo en la mondo estas Kinshasa kaj ĝi havas mondskale la rangon 42. Tamen Eŭropo volas doni lecionojn al Afriko kaj al la tuta mondo, ankaŭ Usono. Eŭropo kaj la tuta okcidento ankoraŭ ne konsciiĝas pri la reala situacio. Ĉu ni estas mense sanaj? De kie venu la ŝanĝo? Ĉu ni fidu niajn politikistojn, aŭ ĉu ni agu mem, desube? Laŭ mi unue ni devas persone ekagi. „Estu la ŝanĝo, kiun vi deziras vidi en la mondo”, denove Gandhi. Mi ne tre fidas la politikistojn, speciale tiujn, kiuj agas por faciligi kaj rapidigi sian karieron kaj faras malplenajn promesojn antaŭ la elektadoj. Pozitivaj kaj honestaj politikistoj foje aperas, sed ofte iuj malamikoj mortigas ilin; ekzemple Thomas Sankara en Burkina Faso. Ni la civitanoj devas, kie eblas, unue premi la registarojn kaj denove iri surstraten kiel en 2019 por premi kaj premi… Due: Ni povas partopreni en la politiko kaj provi influi ĝin pozitive. Kelkaj diras: kial ni purigu nian akvon antaŭ ol ĵeti ĝin en la riveregon, se la najbaroj antaŭ ni jam malpurigas la riveregon? Se homoj pensas tiel, la mondo neniam ŝanĝiĝos kaj kolapsos rapide. La homara vivo sur la Tero similas al tri sekundoj, se la tera vivo estus 24 horoj. Laŭ tio ni komprenas, ke ni damaĝas grundojn kaj terenojn, kiuj bezonis jarmilojn por ekaperi kaj esti produktivaj. Kaj ni damaĝas akvon kaj aeron per nia enorma industrio, kiu produktas multe pli ol tion, kion ni bezonas, kaj produktas nur por riĉaj landoj. 2 620 000 hektaroj da arbaroj malaperis en tiu ĉi jaro ĝis la fino de junio. 3 530 000 hektaroj da kultiveblaj terenoj malaperis en tiu ĉi jaro pro erozio. 6 000 000 hektaroj da novaj dezertoj aperis en tiu ĉi jaro, dum la unuaj ses monatoj. Preskaŭ miliardo da homoj devas trinki nesalubran akvon. 2 miliardoj 400 milionoj da homoj vivas sen deca necesejo kaj iras al arbaro por urini kaj feki. En Barato, se virino devas iri dumnokte urini en la najbara arbaro, aŭ viro atakas ŝin kaj sekse perfortas ŝin, aŭ tigro atakas ŝin kaj manĝas ŝin. En Afriko, se mankas necesejo en lernejo, knabinoj restas hejme; konsekvence, por instrui knabinojn, oni unue konstruu necesejojn en la lernejoj. La ĉasado kaj komerco de protektitaj bestoj donas ĉiun jaron profiton de 200 miliardoj da dolaroj al internacia svarmo da banditoj. La kontraŭleĝa forrabo IPR 20/420
— paĝo 21 de la PDF —
de manisoj el Afriko al Ĉinio povas esti la origino de la nuna kronvirusa pandemio. Ni devas esti konvinkitaj, ke se ni ŝanĝiĝas, se ni modifas nian vivstilon, jam la mondo estas alia. Ĉu vi konas la sintenon de la birdeto nomata kolibro? Kiam brulis la arbaro, la birdeto flugis al la rivero, prenis akvon en sia beko kaj iris porti la akvon sur la incendion. La aliaj primokis ĝin, sed ĝi asertis: mi faras mian devon laŭ miaj ebloj… Jen bona leciono por ni. Ni devas prizorgi nian Teron laŭ niaj ebloj, en nia loĝloko. Pensi mondskale, agi loke. En decembro 1999, la okazanta kunveno de Monda Komerco Organizaĵo pri (M.O.K.) fiaskis pro kontraŭeco inter la „nordaj” kaj „sudaj” landoj kaj pro amasaj manifestacioj. En tiu okazo kelkaj alternativaj ĵurnalistoj fondis la tutteran movadon Indymedia; ankaŭ kelkaj aktivuloj, kiel ekzemplo la franca José Bové, iĝis monde konataj. Oni ĝenerale taksas, ke tiuj eventoj (je la „mateniĝo” de la 21-a jarcento) markis la komencon de tutmonda ondo da manifestacioj, movadoj, luktoj kontraŭ la ĝis nun regantaj tendencoj ĉe kapitalismo kaj registaroj, kaj de alternativaj pensmanieroj, nun konataj sub la nomo Alimondismo. Tial tiu nomo iĝis de tiam ia simbolo. Alimondismo estas nova politika movado, kies precipa celo estas konstrui „alian mondon”, ne laŭ la modelo de la tutmondaj kapitalismaj firmaoj. Alimondismo maturiĝas en la mondaj kaj kontinentaj sociaj forumoj (eŭropa, afrika, sudamerika kaj azia). Memorendas la indiano el Seatlo (Seattle), Usono, najbara regiono de Kanado, kiu asertis: “Kio trafas la Teron, trafas ankaŭ la gefilojn de la Tero. Kiam la homoj kraĉas sur la Teron, ili kraĉas sur sin mem. Ĉar tion ni scias – la Tero ne apartenas al la homoj, la homo apartenas al la Tero.” Oni intertempe klare kaj bone scias, ke tio ne estas romantikaĵo, sed amara science pruvebla vero… La Monda Socia Forumo unuafoje okazis en la jaro 2001 en Porto-Alegro, en la ŝtato Suda Rio-Grando, en Brazilo. Poste ĝi okazis proksimume ĉiun duan jaron. En 2011 ĝi okazis en Dakaro, Senegalo. Tie mi mem ĉeestis. Mi deĵoris tie. Tamen mi poste plurfoje uzis aviadilojn por iri al kongresoj, por restadi ie kaj tie, ĝis mi sentis bezonon bremsi tiun vojaĝemon. En 2019 mi planis trankvilan jaron 2020 en mia ĵurasa vilaĝo. Kaj tio okazis, okazas. Do la pandemio ne intervenis en mian vivoskemon. Same mi pripensas pri diversaj modifetoj de mia vivstilo por ne damaĝi nian Planedon. IPR 20/421
— paĝo 22 de la PDF —
Ni ĉiuj povas fari diversajn paŝetojn al tiu celo, individue, persone, facile. Etaj personaj paŝetoj adiciiĝas kune kaj la rezulto povas havi fortan influon. Ekzemple rezigni pri aĉetado post konstato, ke la ŝrankoj jam plenas. Aĉeti laŭ siaj bezonoj kaj ne laŭ siaj emoj, envioj, emocioj. Ekzemple recikligi legitajn gazetojn kaj uzitajn ladskatolojn. Ekzemple ripari difektitan ilon anstataŭ aĉeti novan kaj forĵeti funkciuntan ilon. Ekzemple kompoŝtigi ŝelojn de legomoj kaj fruktoj. Kaj pripensi antaŭ ol rapide agi. Ekzistas du agmanieroj, kiuj ambaŭ unuope povus solvi la CO2-problemojn, se oni uzus ilin grandskale: sunenergio kaj agrikulturo, kiu protektas la grundon. Ne ĉiuj unuopaj homoj povas fari tion. Necesas komuna agado. Alia simpla agado estas celi nulan produktadon de rubaĵo. Tio estas ekzemple aĉeti ĝuste tiun bezonatan produktaĵon, kies pakaĵo estas recikligebla. Se vi iras ĉe buĉiston por aĉeti viandon, vi povas kunporti skatolon kaj doni la skatalon al la vendisto, por ke li aŭ ŝi metu la viandon enen. Unu plasta folio malpli en la rubujon. Se vi iras aĉeti pomojn, vi povas kunporti saketon, kaj plurfoje uzi ĝin por tiaj aĉetoj. Se vi devas aĉeti panon, vi povas kunporti kotonan sakon kaj meti la panon en ĝin; tiel la panbakisto uzos malpli da paperaj saketoj. Se vi devas printi tekston, por laŭtlegi ĝin, kiel mi faras nun, vi povas uzi paperon, kies unu flanko jam estas uzita. Alia direkto tia-celen: Ni povas pli bone, pli ŝpareme mastrumi niajn manĝaĵojn. En Afriko mi eksciis, ke ankaŭ tie oni forĵetas manĝaĵojn, ĉar pro la varmeco kaj manko de fridujoj, pluraj manĝaĵoj rapide komencas putriĝi. Pro tio oni klopodas finmanĝi ĉion, kiam estas io por manĝi, kaj tial la infanoj suferas je malbona nutrado: foje tro, foje nenio. Do denove, ni provu kuiri por niaj bezonoj kaj, se eblas, ni finmanĝu vespere aŭ postatage tion, kion ni ne finmanĝis tagmeze. De ĉiudirekta aĉetanto fariĝi aganto saĝa. Do jen vi aŭdis la gravajn nociojn de sobra vivo: rezigni, rekuperi, recikligi, ripari, kompoŝtigi kaj … pripensi. Sobra vivo ne estas trista vivo kaj rezignado pri ĉio; sobra vivo ja kontentigas viajn bezonojn, kaj sciante, ke vi kontribuas al la sano de la Tero kaj al la bonfarto de aliaj homoj, vi vivas serene kaj feliĉe. Kaj nun, pri ni esperantistoj, membroj de la tutmonda homa familio! Kien ni situigas nin en tiu homaro, kie riĉuloj najbaras kun malriĉuloj, kie ŝtatestroj pensas pli pri regiona politika ekvilibro ol pri sano kaj bonfartado de sia popolo (tion diris al mi junuloj en Irano pasintjare), kie Unuiĝintaj Nacioj, kiuj festas nun sian 75-jaran agadon, ne sukcesas starigi pacon en la mondon, laŭ sia unua celo. Kompreneble ni esperantistoj estas eteta IPR 20/422
— paĝo 23 de la PDF —
komunumo, diasporo loĝanta tra la tuta mondo. Ni agu en nia loĝloko, ni provu esti pozitiva ekzemplo en nia eta loka komunumo, vilaĝo, kvartalo. Kaj ni ade komuniku inter ni por interŝanĝi informojn, metodojn, rimedojn, por bonigi la mondon. Ni devas substreki la abundajn reciprokajn helpojn, kiuj ekzistas en nia Movado inter la norduloj kaj la suduloj. Temas ne nur pri sendado de lernolibroj pri Esperanto, temas pri konstruado de putoj en Tanzanio, subteno al familio en Nepalo, lertigado de virinoj en gvidaj roloj en Benino, kaj multaj aliaj agadoj, pri kiuj mi scias nenion kaj ne povas raporti…. Kaj ni instruistoj, kio estas nia rolo? Ĉiuj nuntempaj saĝuloj – tamen estas kelkaj – ade asertas, ke la pozitiva evoluo kuŝas en EDUKADO. Nelson Mandela diris: „La plej potenca armilo por plibonigi la mondon estas edukado”. (Vidu la kovrilpaĝon de IPR en januaro 2015). Julius Nyerere en Tanzanio metis en la instruprogramojn efikan kaj protektan teknikon por agrikulturo; la infanoj poste instruis tion al la gepatroj. Gutteres, ĝenerala sekretario de UN, same insistas pri taŭga edukado. La fakuloj pri la klimato diras la samon. Infanoj devas aŭdi pri la funkciado de la Tero, pri la neceso respekti ĝin, pri la maniero protekti ĝin, pri la homaj rajtoj, pri la kerna vorto RESPEKTO. Same kiel ĉio en biologio fontas el fiziko kaj kemio, ĉio en justeco kaj paco fontas el respekto. Tiun valoron ni devas havi en ni, uzi en nia ĉiutaga vivo kaj ni devas transdoni ĝin al ĉiuj, kiujn ni instruas. Dankon pro via atento!
Plurlingva edukado en Barato: taskoj kaj defioj A. Giridhar RAO (rao.giridhar@apu.edu.in, http://lingvovivo.blogspot.com) Kun pozivitaĵo ni komencu tiun ĉi superrigardon de unu parto de la barata lerneja sistemo. La Nacia Edukstrategiaro 2020 (NES 2020), kiu aperis en julio 2020, forte rekomendas gepatralingvan edukadon: „Kie eblas, la instrulingvo, almenaŭ ĝis la 5-a klaso, sed prefere ĝis la 8-a klaso kaj poste, estu la hejmlingvo / gepatralingvo / loka lingvo. Poste, kie eblas, la hejmlingvo / loka lingvo daŭre estu IPR 20/423
— paĝo 24 de la PDF —
instruata kiel lingvo. Oni faru tion ĉi kaj en publikaj kaj en privataj lernejoj.” (pĝ. 12) Ni revenos al tiu ĉi rekomendo poste. Sed antaŭ ĉio jen listo de urĝaj farendaĵoj dum la pandemio: 1. Remalfermi lernejojn. Kompreneble kun sansekureco de la infanoj kaj ĉiuj aliaj. Guberniaj registaroj kune kun neregistaraj organizaĵoj kiel la Fondaĵo Azim Premji (kun kiu mi laboras) jam finverkas la planojn. 2. La barata konstitucio garantias la Rajton je edukado (2009). Pro la fermitaj lernejoj la plej vundeblaj sekcioj de la lernantoj, nome la Dalitoj (t. e. la iamaj netuŝebluloj de la hindua kast-sistemo), kaj Indiĝenoj ne ĝuas tiun ĉi rajton. Ilia viva situacio simple ne permesas teknologiajn solvojn kiel interretan edukadon. 3. La lerneja manĝaĵo estas ofte la nura bona taga nutraĵo por la infanoj. Ili do suferas krom kogne ankaŭ fizike dum la pandemio. 4. Esti en lernejo signifas, ke oni ne laboras ie en kampo, minejo, vendejo aŭ ĉehejme. La nombro de infanlaboristoj kreskis dum la lernejo-fermo. 5. Aparte por knabinoj, esti en lernejo signifas, ke la familio ne provos „foredzinigi” ilin. 6. Sume, ju pli longe la lernejo restas fermita, des pli da lernantoj neniam revenos al la lernejo. Bonŝance, pluraj gubernioj jam planas remalfermi siajn lernejojn. Post tiu listigo de urĝaj farendaĵoj, ni revenu al nia „pozitivaĵo” — la rekomendo en NES 2020 pri gepatralingva edukado. Tuja malfacilaĵo estas, ke la termino „gepatralingvo” fakte kovras sufiĉe malsimplan lingvan variaĵon. La bhojpura lingvo, ekzemple, havas kapskuigajn 51 milionojn da denaskaj parolantoj. Tamen, en la klasifika sistemo de la registara popolnombrado, oni metas ĝin sub la rubriko, „la hindia”. Estus do misgvide pretendi, ke la infanoj de tiu lingvo-grupo ricevas gepatralingvan edukadon. En la rekomendo de NES 2020, kruca parto de la teksto estas la jena: „Oni faru tion ĉi kaj en publikaj [t. e. registaraj, senpagaj] lernejoj, kaj en privataj [pagendaj, profitcelaj] lernejoj.” Jen dua malfacilaĵo. La privata lernejo-industrio certe malkonsentos kun tiu rekomendo pri la gepatralingvo kiel instrulingvo. Ilia tuta profitmodelo dependas de la promeso de la angla: ju pli da angla, des pli bone; ju pli frue en la angla, des pli bone. IPR 20/424
— paĝo 25 de la PDF —
Tamen, la dokumento, NES 2020, mem donas plurajn „eskap-vojojn”. En la citita rekomendo, oni du fojojn legas „kie eblas”. La vortumado de la rekomendoj simple ne estas sufiĉe forta. Tiuj, kiuj devas plenumi la rekomendojn, sed ne volas tion fari, trovos sufiĉe da kialoj eviti fari tion. Anstataŭ prezenti la rekomendojn kiel partojn de lingvaj homaj rajtoj, la teksto lasas ilin kiel „dezirindaĵojn”. Lastatempe en pluraj gubernioj en Barato malfermiĝis plua batalfronto kontraŭ la rekomendo en NES 2020. Jen registaraj lernej-sistemoj kiuj transiras de la loka gubernia lingvo al la angla kiel instrulingvo! En mia loĝgubernio, Karnatako, 1000 lernejoj estis elektitaj; en la najbara gubernio Telangano, preskaŭ 2000 instruistoj de la elementaj jaroj estis elektitaj. Ambaŭ grupoj ricevas trejnadon por kapabliĝi instrui en la angla. La edukinstancoj en ambaŭ gubernioj faris tion por renversi la „elfluo”n de lernantoj el la (loka-lingvaj) registaraj lernejoj al la (anglalingvaj) privataj lernejoj. Ĉu la projekto eduke sukcesis? Estas tro frue deklari ion difinitan. Sed estas pluraj raportoj de malriĉaj familioj, kiuj eksendas siajn gefilojn al registaraj lernejoj, nun kiam la lernejoj iĝis anglalingvaj. (Des pli dum la pandemio, kiam multegaj perdis sian laboron kaj do ne plu kapablos pagi al privataj lernejoj.) Tiurilate, do ja sukcesis la projekto. Tamen nun estas ia nekohereco, ĉu ne, inter la rekomendo en NES 2020 kaj la guberniaj lingvopolitikoj! Jen tria malfacilaĵo kun la dokumento. Kiel ŝtopi la breĉon? Unu solvo ŝajne kuŝas en NES 2020 mem. Temas pri dulingva edukado. La dokumento plurloke aprobas dulingvan edukadon. Jen ekzemplo: „Studentoj kies instrulingvo estas la loka lingvo, eklernos la sciencon kaj matematikon dulingve en la 6-a klaso tiel ke ĝis la fino de la 9a klaso, ili povos paroli pri la scienco kaj aliaj studobjektoj kaj en la hejma lingvo kaj en la angla.” (pĝ. 12-13) Oni do povos vidi la kapabligon de instruistoj kiel preparlaboron por dulingva edukado. Kompreneble necesos prepari materialon por dulingva edukado. Efektive, NES 2020 proponas la starigon de Barata Instituto de Tradukado kaj Interpretado (IITI) por prepari „alt-kvalitajn dulingvajn lernolibrojn kaj lernomaterialojn”. La disponigo de tia materialo eble allogos ankaŭ la privatajn lernejojn kaj aliajn profit-celajn instancojn en la eduksektoro. Oni devas prepari tiajn materialojn „desube” (por la lernantoj), kaj „desupre” (por la instruistoj) – kaj organizi trejnad-kursojn tiucelajn. Jam de IPR 20/425
— paĝo 26 de la PDF —
jardekoj, registaroj kaj neregistaraj organizaĵoj sporade preparis dulingvajn lernomaterialojn, ofte por indiĝenaj infanoj – tio estas, lernolibrojn en regiona lingvo kaj en indiĝena lingvo. La ĉefa kialo, ke tiuj projektoj ne estis daŭripovaj, estas la manko de konstanta ŝtat-subtenado. La projektoj dependis kruce je unuopaj aktivuloj kaj bonkoraj burokratoj. Eble nun kun la starigo de la IITI, oni ŝtopos tiun breĉon. Gravos do la rolo ankaŭ de la supera eduksistemo en la preparado de tia „desupra” materialo. Tiurilate, ni menciu du jamajn iniciatojn. La unua iniciato pri dulingva edukado troviĝas en Universitato Azim Premji (kie mi instruas), Bengaluro. Ĝia celo estas disponigi la legaĵojn de ĉiuj kursoj (almenaŭ komence) en la hindia kaj kanara lingvoj. La universitato celas instrui multlingve, por ke supera edukado estu alirebla por multe pli granda grupo ol nur por tiuj, kiuj scipovas la anglan. La dua iniciato estas la Nacia traduk-misio (NTM). Tiu projekto troviĝas en la Centra Instituto de Barataj Lingvoj en Majsuro. NTM jam preparis liston de universitat-nivelaj „scio-tekstoj” en 69 fakoj – de la astronomio ĝis la zoologio. Ĉiuj el tiuj anglalingvaj lernolibroj estas jam uzataj en universitatoj tra la lando. Reto da tradukistoj celas disponigi tiun amason da libroj en ĉiujn oficialajn lingvojn de Barato. Jam 63 tradukaĵoj estas eldonitaj kaj akireblaj. Ili inkluzivas help-materialojn kiel dulingvaj fakvortaroj kaj manlibroj pri tradukado. Espereble, do, tiuj desubaj iniciatoj (de la lerneja nivelo), kaj despuraj iniciatoj (de la universitata nivelo) kune kreos efikan sistemon de plurlingva edukado. Fine, ni turnu nin al pli granda demandaro, nome, ke la lando funkcias kiel federa demokratio. Necesas en tia ĉi politika strukturo la konsento, kunlaboremo kaj kunordigo de pluraj instancoj — kaj registaraj kaj civilsociaj. Krome, la eduksektoro estas listigita en la konstitucio de Barato kiel parto de la t. n. „komuna listo”. Kaj la centra registaro kaj la unuopaj gubernioj rajtas fari leĝojn por realigi eduk-projektojn. Des pli grave, do, ke ekzistu dialogemaj registaroj. Krome restas pluraj aliaj defioj por la eduksistemo. Jen kelkaj el ili: kostodivido; la burokrateco; la regiona/religia/lingva ŝovinismo. Tiuj kiuj laboras en la sektoro, ja scias, ke la vojo estas longa; kaj la tasko transgeneracia. Sed nur per tia kuna persistemo ni atingos tion, kion diris la urdua poeto Faiz Ahmad FAIZ [fejz]: IPR 20/426
— paĝo 27 de la PDF —
„magar shaam hii to hai” de Faiz
“Nur nokto ĝi estas” de Faiz
dil na-ummiid to nahii.n naakaam hii to hai lambii hai Gam kii ŝaam magar ŝaam hii to hai.”
Ne senesperas la koro Nur nesukcesa ĝi estas Longas la nokto de l’ tristo Sed nur nokto ĝi estas.”
Ĉu dezirinda kvara povo? de Mireille GROSJEAN (Svislando) La 2-an de oktobro 2020 mortis Eugène de Zilah, hungardevena esperantisto, kiu vivis en Francio. Li lanĉis en 1985 revuon kun la nomo „La Gazeto”. En 2019 la revuo ĉesis aperi, kaj iom poste forpasis ĝia ĉefredaktoro kaj fondinto. En tiu revuo mi provis legi la ĉefartikolojn, kiuj ĉiam estis de la plumo de Eugène de Zilah. Ili estis tre interesaj kaj pensigaj. Hodiaŭ mi volas dividi kun vi ideon lian, kiu aperis antaŭ pluraj jaroj, mi ne memoras ekzakte kiam. Kaj vi komprenos, kial mi venas hodiaŭ al tiu intenco paroli al vi pri tiu temo. De Zilah memorigis pri la tri povoj, kiuj estas la bazo de demokratio: la leĝofara povo, kiu estas la Parlamento; la ekzekutiva povo, kie ekzekutiva signifas faranta, efikiganta; tio estas la Registaro, kiu konkretigas la decidojn de la leĝofara povo. Apude kaj sendepende ekzistu la Justico, la tribunaloj, kiuj punas tiujn, kiuj ne obeas al la leĝoj. En la nuna mondo la decidpovaj instancoj pri la enhavo de la instruado kuŝas en la manoj de la Parlamento kaj/aŭ de la Registaro. Post tiu konstato Zilah iras plu kaj lanĉas la ideon, ke devus esti kvara povo el diversaj saĝuloj, intelektuloj, fakuloj, kiuj decidu pri la enhavo de la transdonotaj scioj kaj pri la uzendaj metodoj. Bonvolu imagi tion. Laŭ mia scio tia situacio nenie ekzistas. Nek la instruistoj nek la gepatroj povas decidi, kiun fremdan lingvon la infanoj unue lernu. Pli tikla afero estas la enhavo de la manlibroj pri historio de la lando. Tie la aŭtoroj estas zorgeme elektitaj de la Registaro kaj la enhavoj strikte kontrolitaj. Kio estas la risko por instruisto, kiu forlasas la postulatan vojon kaj diras en sia klasoĉambro alian version de la historio? Certe la risko estas granda. Do neniu demokratio ekzistas en tiaj instrusistemoj. Naskiĝis aliaj metodoj, kie konsultiĝo ekzistas IPR 20/427
— paĝo 28 de la PDF —
kun gepatroj, geinstruistoj kaj gestudentoj, ekzemple, en la pedagogio Freinet. Paralele al la ŝtataj lernejoj ekzistas tiaj institucioj. Tamen ilia nombro varias de lando al lando. Nuntempe en la publikaj lernejoj fakte la instruistoj estas vektoroj de la Registaro kaj ricevas ordonojn, instruprogramojn, kiujn ili nur simple devas sekvi. Povas esti, ke la opinio de iu instruisto ne similas al tiu de la Registaro; kion fari? Silenti? Obei? Iri al alia profesio? Kiam mi instruis pri civitaneco, mi diris al miaj lernantoj (15-jaraj): Mi ne povus instrui en Francio, ĉar mi rifuzus instrui la himnon de Francio, kiu estas sangavida…. alvokas al mortigo…. Feliĉe nia svisa himno estas tute milda priskribo de belaj montoj…. En la lernejo, kadre de diversaj kursoj, estas prezento de la historio, de diversaj religiaj tendencoj, de diversaj politikaj pensmanieroj. Plureco de la tendencoj estas ankaŭ bazo de la demokratio, same kiel la tri povoj kaj ties sendependeco. Prezento, tio estas nek laŭdo nek rekomendo. La instruisto devas esti neŭtrala en tiu prezento. Tamen okazas, ke la voĉo, la mieno, la intonacio donas indikojn al la lernantoj, kiuj tiel povas flari la opinion de la instruisto. Estas tikla tasko fari neŭtrale tian prezenton. Kompreneble estas malpermesite diri: „Tiu partio estas stulta brutaro… tiu tendenco estas laŭdinda subteninda grupo…” Prezento nepras, por ke la lernantoj povu poste elekti sian starpunkton. Sen konoj ne eblas elektado. Bonvolu aŭskulti eventon de la tempo de mia instruado: iun vendredon mi havis kunsidon, do anstataŭanto iris al mia klaso kaj faris la lecionon. Li devis fari teston. Mi petis, ke li sendu al mi la testojn tuj, tiel ke mi povu korekti ilin dum la semajnfino. Tiel okazis. Dum la korektado mi surpriziĝis: tiu lernanto faras tian eraron…. strange… li konas tiun vorton… kial li eraris… la leciono ne evoluis serene, io okazis… Lunde mi alvenis al la klasoĉambro kaj tuj kiam mi malŝlosis la pordon, la lernantoj ariĝis ĉirkaŭ mi kaj diris: via anstataŭanto vere estis stranga homo… li diris strangajn aferojn…. Do ni eniris, sidiĝis, kaj mi ekaŭskultis la raportojn de la diversaj lernantoj. La anstataŭanto devojiĝis al religia temo kaj klarigis, kiom gravas preĝi trifoje tage, legi Biblion…. Iu lernantino diris: li demandis min, kiom ofte mi preĝas ĉiun tagon, mi ne emis respondi, tamen mi devis… Tiam mi klare diris: Ne, vi ne devis respondi, vi havis la rajton diri „NE, MI NE VOLAS RESPONDI AL TIU DEMANDO”. Vidante la seriozecon de la afero, mi iris serĉi la direktoron kaj petis la lernantojn denove raporti al li pri tiu stranga leciono. La knabino silentis. Do mi raportis pri ŝia diro: „Li demandis min, kiom ofte mi preĝas ĉiun tagon, mi ne emis respondi, tamen IPR 20/428
— paĝo 29 de la PDF —
mi devis…” La direktoro reagis ekzakte same kiel mi: en tia situacio vi havas la rajton diri NE. Li kaj mi ankaŭ klarigis al la lernantoj, 12-jaraĝaj: „Se iu prezentas al vi ian blankan substancon dirante prenu, manĝu, vi sentos vin tute bone per tio, kaj/aŭ vendu tion! Tutcerte vi diru NE”. Se iu proponas fiagon grupe farotan, tutcerte vi diru NE. Se iu nekonata plenkreskulo proponas, ke vi iru al lia ĉambro por spekti filmojn, tutcerte vi diru NE. Post tiu evento la anstataŭanto neniam plu aperis en la lernejo. Mi estis tre bonŝanca instruante en Svislando pro la fakto, ke la klasoj havis 22 ĝis 25 lernantojn, do demandoj kaj respondoj eblas, debato ofte okazas, lernantoj povas esprimi sin. Plia defio por la instruisto, kiu devas stiri la ŝipon. La abundo kaj libereco de la gazetaro estas bazo de demokratio kaj studobjekto en la lernejoj
En la socio estas multaj diversaj tendencoj. Ĉe la gepatroj, ĉe la lernantoj, ĉe la instruistoj. Kaj tiu situacio kaŭzis tragedion en Francio, kiu skuas ĉiujn instruistojn kaj ne nur ilin. Fakto estas, ke junulo aparte kruele mortigis instruiston, kiu prezentis la esprimliberecon, kiu regas en Francio, montrante la karikaturojn de Mahometo, kiuj unue aperis en dana gazeto kaj poste en franca gazeto. Pro la ĵusaj evoluoj en la proceso lige kun la murdoj ĉe la gazeto Charlie-Hebdo, la tuta amaskomunikilaro lastatempe okupiĝis pri la temo, kaj tial la temo estis aktuala – pro kio estas aparte kompreninde, ke la instruisto Samuel Paty elektis ĝin por pridiskuto. Indas diri, ke la instruistoj havas apartan respondecon klerigi la gelernantojn pri aktualaĵoj, por ke ili havu helpon interpreti tion, kio okazas kaj estas vigle diskutata de la publiko. Tiu parto de tiu leciono estis la kaŭzo de tiu murdo. Antaŭ tiu evento estis diskutoj inter la instruisto, la direktoro de la lernejo, la gepatroj, abundaj diskutoj. Tamen la konflikto ne solviĝis, ne trovis pacan eliron. La murdisto ne konis la instruiston, li venis de alia parto de la lando por murdi. Notendas la rolo de la sociaj retoj, kie aŭdiĝas alvokoj al perforto, kiujn oni nur malfacile povas identigi kaj bremsi aŭ malpermesi. Ni vivas nun en „erao de abunda komunikado kaj de la ĉie aperantaj kaj ĉion anoncantaj ekscesemaj sociaj retoj”. La tuta lando omaĝis al tiu homo, kiu defendis la valorojn de la franca respubliko: libereco, egaleco, frateco kaj laikeco (rajto havi aù ne religion, kaj libere praktiki ĝin private). IPR 20/429
— paĝo 30 de la PDF —
Do nun: kiel ni trovos la „arton labori kune”, la arton vivi kune, harmonie? Tiaj miksitaj socioj, kiel estas en Francio, ekzistas tute same en plej diversaj landoj de la mondo. Homoj vojaĝas, migras, fuĝas, translokiĝas. En Francio estas ne nur francoj, en Svislando estas ne nur svisoj, en Togolando estas ne nur ĉefgrupaj togolandanoj…. Ni lernas en la lernejo la limojn, la mapojn, ili metas kadron en nian kapon. Tamen la realeco estas alia. Ni devas adapti nian vidon kaj akcepti la realecon, koni ĝin kaj labori kun ĝi. Ni devas trovi strategiojn por alproksimigi la enmigrantojn kun la lokanoj, cele al evito de ksenofobio. Devas esti la tasko de la ŝtato. Mi sekvas la strategiojn en mia kantono Neuchâtel, kiu nun fariĝis modelo por la tuta Svislando: festivaloj, premioj por engaĝitaj aktivuloj, kunvenoj, prelegoj kaj aliaj. Nepre oni evitu la naskiĝon de unugentaj kvartaloj, de getoj; nun oni diras „komunumoj”. Kaj ni konstatas, ke denove la instruistoj estas la perantoj de tiaj strategioj, ĉar tia kunvivado naskiĝas en la klasoĉambroj. Do nia respondeco estas giganta. En mia instruado pri la germana venis ekzerco: „Franco trinkas ruĝan vinon. Germano trinkas bieron. Ruso trinkas vodkon. Japano trinkas sakeon…” Nun mi ne uzus tian ekzercon, mi kreus ion alian por la sama celo. Ne estas la tasko de la instruado firmigi la stereotipojn. Iu franco povas trinki tizanon kaj iu germano povas ĝui trinki ian vinon… Japanoj tre ŝatas bieron… Ia ĝeneraligo estas evitinda. Ne ĉiu eŭropano estas riĉulo… ne ĉiu afrikano estas malriĉulo… Oni ne rajtas meti ĉiujn anojn de iu gento en la saman sakon. Oni ne ĝeneraligu. Ankaŭ tion ni devas instrui. Do nia tasko estas giganta kaj malfacila.
SAVU LA PLANEDON KUN LA NOVA ESPERANTA STELULO: KUNGFUA KUNIKLETO de Alessandra MADELLA (Italio) Lastatempe en la Youtube-paĝo de ILEI aperis kanto pri la Puera Teo de Yunnan-o kaj detala priskribo de nova 3-dimensia animacia projekto por ekologia edukado, kun kiu ankaŭ ILEI estas esploranta kunlabore. La stelulo de tiu animacio estas la Kungfua Kunikleto, blua stelulo, kiu luktas por savi la planedon kun siaj geamikoj, uzante saĝajn vortojn eĉ pli ol batalartajn movojn. Ĝiaj malamikoj estas la dezertigado de la Tero, IPR 20/430
— paĝo 31 de la PDF —
la malapero de abeloj, la fandado de la glacimontoj, la polua rubforigo kaj ĝenerale ĉio, kio malebligas al infanoj pli aŭtentan sperton de la naturo. Sciencaj fakuloj helpis en la verkado por garantii la pedagogian valoron de la serio. Kelkfoje estas revoj, kiuj restas en tirkesto dum multe da jaroj. Tio okazis al tiu ĉi animacio, kiu estas la ambicia revo, per kiu la hispana reĝisoro Miguel Herberg volas fini sian longan engaĝitan karieron, komenciĝintan en la sepdekaj jaroj per dokumenta filmo kontraŭ la diktaturo de Pinochet (elp. Pinoŝe). En la okdekaj jaroj, studante animacion en norda Ĉinio, li profete komprenis la kreskantan gravecon de ekologio kaj daŭripova evoluigo, kiuj povas esti helpataj nur fare de aparta edukado ekde la infanaĝo. Pro tio li kreis la ĉarman kunikleton kaj registris ĝian kopirajton jam en 2006. Sed dum multe da jaroj estis malfacile konvinki homojn pri la graveco de tiuj temoj kaj pordoj restis fermitaj. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj la Kungfua Kunikleto kaj ĝiaj geamikoj akiris formon, dank’ al desegnoj de la hispana pentristino Marisol Caldito kaj al la kunlaboro de la produktanto Maximilian Garcia (vd dekstre) kaj de la ĉina fakulino Ningna. Ili ĉiuj portis sian moralan entuziasmon al la projekto, je kiu ili forte kredis kaj por kiu ili estis pretaj investi jarojn de sia vivo. Tiel nia kunikleto povis fari siajn tute unuajn paŝetojn en sia batalo por savi la planedon en ĉina animacia studio, kie la unuaj minutoj en la angla estis kreitaj. En tiu formo ĝi aperis antaŭ la estroj de CCTV – la ĉina televido – kiel ilo por edukadi samtempe al ekologio kaj al la angla, ankaŭ dank’ al dulingvaj libroj. Tamen la pordoj de CCTV estis nur parte malfermitaj. Kiel ties respondeculoj asertis, la animacio estas tre interesa kaj inda. Eĉ la ĉina registaro povus interesiĝi je ĝi, sed Ĉinio ne povas savi la mondon sola. Do, ili sugestis reveni, kiam oni povos montri, ke ankaŭ aliaj mondaj instancoj interesiĝas pri tiuj ĉi temoj. Tiam kun-produktado certe fariĝos ebla. Sed kiel trovi tiun bezonatan mondan publikon? Maximiliano Garcia ekvidis ĝian eblon en februaro 2020, kiam li flugis el Hispanio al Parmo, Italio, por partopreni en la evento „Teo kaj Amo: Interkultura Dialogo”, kiu estis organizata fare de la Esperanto-grupo Giorgio Canuto de Parmo por “Parmo Itala Ĉefurbo de Kulturo 2020”. Universitataj profesoroj el kvar landoj de Azio kaj Eŭropo prelegis pri teo kaj animacioj, kun lumbildoj subtitolitaj en Esperanto al publiko de esperantistoj kaj simpatiantoj, kiel la Interreligia Forumo kaj la Germana Legad-grupo de Parmo. Vidante tiun kombinaĵon, Maximiliano Garcia komprenis, ke estis bonŝanca renkontiĝo, IPR 20/431
— paĝo 32 de la PDF —
kiu povus malfermi, horizonton de ebloj antaŭe ne konsideratan. Li tuj komprenis la simpation de celoj inter Esperanto kaj la ekologiema kunikleto. Esperantistoj, kiuj estas en ĉiuj landoj, estas nature la internacia publiko, kiun li estis serĉanta. Ili povas doni valorajn respondojn kaj komentojn por plibonigi mesaĝon, kiu celas la tutan mondon. Ankaŭ esperantistoj jam delonge aktive engaĝiĝas pri temoj de naturmedia protektado, kunlaborante kun Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj. Kaj precipe ili havas multe da sperto pri internacia pedagogio kaj pri la uzado de diversaj komunikaj rimedoj por instruado. Do ili povas doni al la animacio grandan videblon ene de kaj ekster Esperantujo.
La roluloj Ankaŭ deflanke de Esperanto tiu ĉi estas potenciale tre pozitiva renkontiĝo. Ĝis nun Esperantujo havas multe da spertoj pri la eldonado de libroj, sed ne multe pri pli multekostaj iniciatoj kiel 3-dimensiaj animacioj. En mondo, en kiu nuntempaj infanoj kaj geknaboj lernas el bildoj almenaŭ tiom multe kiom el skribitaj paĝoj, tiu pli kaj pli grava parto de edukado ankoraŭ ne havas sufiĉe da reprezentantoj en Esperantujo. Ne estas surprize, do, ke la prezentaj videoj pri la kunikleto en la Youtube-paĝo de la Itala Esperanto-Federacio multe altigis la nombron de la registritaj anoj kaj havis la plej multajn vidojn, samtempe plialtigante ankaŭ la vidojn de la najbaraj IPR 20/432
— paĝo 33 de la PDF —
videoj. Tiel multe oni sentas la mankon de tia iniciato por tuŝi la pli junan publikon. Krome, animacio, kiu estas malfermata al Esperanto, povas alparoli ankaŭ ne-Esperantan publikon per novaj vortoj, eble ne tiel direktaj, sed certe pli freŝaj. Ekzemple, estas plano serĉi la moralan subtenon de ekologiema Nobel-premiito pri kemio, kiu povus interesiĝi al tiu maniero uzi Esperanton por engaĝiga temo. Pluraj Esperantaj institucioj tuj komprenis la potencialan valoron de la afero kaj pretis kunlabori. Favoraj komentoj venis el samideanoj de diversaj landoj, de Kanado ĝis Japanio. Kun la helpo de Itala Esperanto-Federacio, enkonduka video estis muntita en Romo. La Esperanta sekcio de Ĉina Radio Internacia raportis pri la bazaj ideoj de la animacio, sekvata fare de El Popola Ĉinio kaj de La Ondo de Esperanto. TEJO diskonigis la prezentajn videojn en siaj kanaloj. La Asocio de la Te-amantoj prezentis al Maximiliano Garcia ĉinan teo-entrepreniston, kiu tiel multe ŝatas la kantojn en Esperanto pri teo-plantado kontraŭ dezertiĝado, ke li eĉ pensas uzi ilin por prezenti siajn produktojn al la ĝenerala publiko en Ĉinio. Humphrey Tonkin parolis pri la kunikleto en sia tri-lingva informilo por Unuiĝintaj Nacioj kaj nun estas planoj verki franc-lingvan pli longan prezenton de ĝi por UNESKO pro la graveco, kiun temoj kiel daŭripova evoluigo havas nun por tiuj internaciaj instancoj. Martin Schaeffer proponis formi UEA-komisionon por helpi la kunikleton. Kaj nun ankaŭ ILEI, pere de la persona engaĝiĝo de Mirejo, havas tre interesajn proponojn, kiel ekzemple la eldono de ekologiaj libretoj por ĉiu ĉapitro de la animacia serio en Esperanto kaj en la angla, kun la celo stimuli tradukadon en ĉiujn lingvojn. Tiu atento fare de Esperantaj instancoj portis grandan esperon al la kreintoj de la kunikleto, kiuj estas ĉiuj jam poliglotoj kaj kutime verkas siajn originalajn filmojn en miksaĵo de lingvoj. Maximiliano Garcia estas nun lernanta la duan lecionon de la kurso KIREK de Itala Federacio, kie li havas kiel privatan instruiston poliglotan amatoran filmiston. La reĝisoro Miguel Herberg finverkis la unuan version de epizodo pri Esperanto en la itala, en kiu bela gazelo kaj saĝa heliko parolas en la internacia lingvo dum ĉiuj aliaj bestetoj pensas, ke tio estas tre mojosa afero. La tuta ambicia programo de la Kungfua Kunikleto inkluzivas epizodojn de 30 minutoj pri diversaj problemoj de medi-protektado, akompanataj de du-lingvaj libretoj, DVD, apoj kaj aliaj rimedoj por amuza edukado. La fina fazo de la programo aparte celas ankaŭ edukadon al medi-protektado en Afriko kaj la instruadon de Esperanto kiel lingvo de la paco al afrikaj infanoj. IPR 20/433
— paĝo 34 de la PDF —
Problemo kun la Multlingva Akcelilo (MLA): parte kritikinda enhavo Kunlaborintaj landoj: Slovenio, Slovakio, Kroatio, Bulgario, Germanio, Danlando. El tiuj landoj kunlaboris diversaj institucioj aŭ universitatoj. Temas pri giganta laboro, kiu daŭris tri jarojn kaj ricevis financan subtenon de Eŭropa Unio. La kurso nun ekzistas en diversaj lingvoj: bulgara, Esperanto, germana, kroata, slovaka kaj slovena. (Mi ne sukcesis akiri sciojn pri la aŭtoroj. Mi scias, ke la motoro de la projekto MLA estis Zlatko Tišljar kaj lia filino Maia. Kun ŝi mi nun estas en rilato.) Kompreneble oni devas unue agnoski la grandegan laboron faritan kaj gratuli ĉiujn, kiuj kontribuis al tiu bela kaj valora projekto. Maia insistas pri la uzo de la baza morfemlisto ligita al la zagreba metodo. Mi tute konsentas. Mi esploris ĝin. Tie aperas di-, sankt- kaj milit-, sed ne aŭt-, aviad-, trajn-, kaj ankaŭ ne frukt-, legom-. Mi miras. Ŝajnas, ke iu statistika esploro pri ofteco devus esti denove farata baldaŭ. La kurso konsistas el 6 lecionoj. La lecionoj enhavas meznombre 50 paĝojn. La celpubliko estas 8-jaraj infanoj. La kurso estas por instruistoj, kun indikoj pri metodologio. La instruistoj ne nepre parolas Esperanton, kiam ili ekuzas la kurson. Tri francoj, kiuj laboris por enkonduki Esperanto-ekzamenon ĉe la bakalaŭro, diskonigis tiun kurson MLA, tio estas ĝian franclingvan version, al 55000 lernejoj en Francio. Tiel la kurso atingis Jean-Claude Roy, kiu informis min pri ŝoka enhavo la 25-an de septembro. Li listigis por mi la tiklajn partojn, mi ricevis plenajn paĝojn. Mi povis konvinkiĝi, ke temo hommanĝantoj kaj belulino en garaĝo por vendigi aŭtojn, tio estas stereotipoj kaj maltaŭgaj temoj. Mi petis ĉesigon de la diskonigo kaj komencis profunde esplori. Mi tre dankas al Jean-Claude Roy pro lia subteno. Kio estas akceptebla, kio ne estas akceptebla? Jen la problemo. Tia sento malsamas de kulturo al kulturo kaj de generacio al generacio. Ni ĉiuj konsentas pri tio. Kiam mi legas: la infanoj ĉiumaniere aŭdas tiajn frazojn pri belaj virinoj daŭre en sia ĉiutaga vivo, tion mi ne povas akcepti. Se iu viro ie parolas pri belaj virinoj, estas nur lia opinio. La enhavo de lernolibro, de kurso, estas io tute alia; lernolibro ne devas substreki kaj fortigi stereotipojn, kiujn la socio per multaj rimedoj volas forviŝi. Temas pri la respondeco de lernilaŭtoroj. Genra egaleco apartenas al la UNESKO-celoj de la jarmilo. Ni volas, ke UNESKO konu Esperanton, respektu Esperanton. IPR 20/434
— paĝo 35 de la PDF —
Por atingi tion, ni devas agi laŭ la principoj kaj celoj de UNESKO. Se tia kurso atingus UNESKON, Esperanto irus sub la tablon, ekster ia konsidero, por la cent venontaj jaroj… Tio estus katastrofo. Do dudeko da paĝoj en tiu kurso estas modifendaj. Jean-Claude Roy kaj mi starigis du listojn. Unu dokumento listigas la forigendajn stereotipojn. Alia dokumento listigas la malglataĵojn de la franclingva versio. Kompreneble la unua dokumento kun la stereotipoj devas atingi la aŭtorojn de la aliaj versioj en aliaj lingvoj. La dokumentoj de Roy-Grosjean entenas ankaŭ solvojn, taŭgajn esprimojn uzindajn, do parto de la korekta laboro estas farita. Alia aspekto estas apero en la kurso de subkomprenendaj aferoj, ŝercaj diroj. La demando estas, ĉu okjaruloj kapablas distingi inter serioza diro kaj ŝerca aludo. Oni diras al mi, ke ili devas alkutimiĝi al tio, ĉar tiaj aludoj kaj ŝercoj abundas en ilia vivo. Laŭ mi vorto en lernilo devas aperi kun sia baza, kerna, ĉefa signifo. Kompreneble infanoj devas lerni misfidi la sociajn retojn, eĉ la gazetojn, kiuj foje diskonigas falsajn aferojn. Sed ĉu infanoj devas ankaŭ esti trejnitaj pri misfido al lerniloj? Laŭ mi ne. Eĉ en ĉeesta kunesto kun la instruisto okazas, ke lernanto ne komprenas la ŝercon. Mi spertis tion en mia lernejo en Le Locle, kie 11-jara infano ricevis multajn librojn por ĉiuj lernobjektoj en la unua tago de la instrujaro kaj demandis la instruiston: Ĉu vere mi devas kunporti tiun pezan dorsosakon ĉiun tagon en la lernejon? La ŝercema instruisto respondis jese. Post du monatoj iu alia instruisto konstatis, ke la knabo vere venis ĉiun matenon kun ĉiuj siaj lernolibroj en sia dorsosako. Kelkaj diros, ke li estis aparte stulta knabo. Mi ne konas lin, mi ne povas juĝi. Mi scias, ke ŝerci estas amuza sperto, sed kun danĝeroj; en ĉeesta kunveno oni povas aserti, ke la temperaturo estas iom freŝa, kiam ekstere estas minus 30 gradoj, kaj fini la diron per rideto aŭ mieno, kiu montras la distancon inter la diro kaj la vero. Tio ne povas okazi en uzo de lernolibro. Se vi volas pli profunde malkovri la situacion, vi povas peti de mi – la morfemliston kun rimarkoj – la dokumenton pri stereotipoj – la dokumenton pri la malglataĵoj de la franclingva versio. Mi tre esperas, ke la aŭtoroj retrovos kuraĝon por glatigi tiun kurson, kiu estas tre valora kaj efike konstruita, kaj ĝi meritas vastan diskonigon. Post plibonigo de tiu kurso ILEI pretas vaste kaj forte diskonigi ĝian ekziston. Mireille GROSJEAN Prezidanto de ILEI IPR 20/435
— paĝo 36 de la PDF —
Noto de la Redaktoro: la sekvaj tri materialoj fontas el la Tago de Esperanto kaj Interlingvistiko en Universitatoj, kiu okazis la 28-an de julio 2020 kadre de la Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI, VEKI.
ILEI-ESF-UEA-Laborgrupo pri Esperanto kaj Universitato de Renato CORSETTI, Vicente MANZANO-ARRONDO (Viko), Byelongo Elisée ISHELOKE, Ivan Eidt COLLING, Katalin KOVÁTS, Martin PTASIŃSKI Resumo. La ILEI-ESF-UEA-Laborgrupo estis starigita per la kunlaborado de la organizaĵoj ILEI kaj ESF danke al la unua alvoko fare de Angela Tellier kadre de ŝia enposteniĝo kiel kunordiganto de universitataj aferoj por ESF post la Simpozio Nitobe okazinta en Lisbono en 2018. Ĉi tiu teksto montras kelkajn elementojn, kiuj estas traktataj en la menciita grupo, kaj prezentitaj dum la Tago de Esperanto kaj Interlingvistiko en Universitatoj, kiu okazis en la 28-a de Julio 2020, kadre de VEKI, Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI. Unue oni prezentas la grupon kaj konkludas, ke se oni ne sukcese realigas kursojn pri Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj, ĉiuj aliaj agadoj estas pli malgravaj. Vicente Manzano-Arrondo kaj la aliaj listigas taskojn en la sukcesigo de Esperanto en universitato. Elisée prezentas la Universitaton de la Espero en DRKongo, ligitan al sia propra sperto en pluraj afrikaj landoj. Ivan priskribas tion, kion li spertis kiel esperantisto, kiu iĝas lingvisto kaj esperantologo. Kaj Martin, per la intervjuo fare de Katalin, priskribas ekzemplon pri tio, kiel atingi sukceson organizante kurson pri Esperanto kaj atingante lernantojn. Ŝlosilvortoj: ILEI, ESF, sukcesigo de Esperanto en universitato, Esperantaj spertoj en universitatoj, instruado de interlingvistiko. La tuta historio de internaciaj lingvoj kaj de Esperanto estas tre kunligita kun universitatoj. La esploroj faritaj en ĉi tiu kampo de la tempo de Komenio ĝis – en la pasinta jarcento – tiu de Jespersen, estis ĉiam kunligitaj kun laboroj farataj en la tiamaj universitatoj. Inter la du mondmilitoj, post la disvastiĝo de Esperanto en la komenco de la pasinta jarcento, estis multaj tiel nomataj „lektoratoj”, alivorte kursoj pri Esperanto, kiuj instruis centojn da studentoj. Ni devas memori almenaŭ pri la universitatoj en Ĝenevo, en Liverpulo, kie oni starigis la fonduson Buchanan, kiu ankoraŭ nun subvencias agadojn por Esperanto, en Zagrebo, kie ankaŭ ĉeestis pionira studenta universitata klubo. IPR 20/436
— paĝo 37 de la PDF —
Post la dua mondmilito, danke al la fondiĝo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), denove ekestis impulso por instruado de Esperanto en lernejoj kaj en universitatoj. En ĉi tiu periodo tre rimarkinda estas la atingo de profesoro István Szerdahelyi en Budapeŝto, kie estis kursoj pri Esperanto, interlingvistiko kaj Esperantokulturo, kiuj kreis generaciojn da esperantistoj tre gravaj en la movado en la postaj jardekoj. El tiu universitato, post la morto de profesoro Szerdahelyi, venis ekzemple profesorino Ilona Koutny, kiu nun gvidas la kursojn pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano en Pollando. Kaj ankaŭ en Nederlando oni starigis katedron pri interlingvistiko per la streboj de la nederlandaj esperantistoj. Per tio ni venis jam al la nuno. En la nuna tempo aliaj rolantoj en ĉi tiu kampo estas kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) de UEA, kiu estis fondita en la jaro 1952, kaj la usona institucio Esperantic Studies Foundation (ESF), fondita en 1968. Kunmetante ĉiujn ĉi tiujn agantojn, post kunveno en la Universala Kongreso en Lisbono, organizita de ESF, formiĝis grupeto, kiu konsistis el la universitata komisiono de ILEI kaj la zorganto pri la organizado de ĉi tiu laborkampo en ESF, Angela Tellier, kaj aliaj respondeculoj el UEA kaj TEJO. Kunlaboras ankaŭ www.edukado.net, la retejo, subtenata finance de ESF, kiu estas la ĉefa renkontiĝejo de Esperantoinstruistoj, kun 5950 membroj en 137 landoj (en Oktobro 2020), kaj kiu disponigas al tiu komunumo vastan kolekton de materialoj kaj informoj pri instruado de Esperanto. Pro la grupa instigo, jam ĝi registras ankaŭ kursojn pri Esperanto faratajn en universitatoj tra la mondo. Nun la projektoj kaj la laboroj de ĉi tiu nova iniciato pri “Esperanto en la universitato” estas multaj. Ĝi esence funkcias laŭ la principo Floru Cent Projektoj kaj poste ni vidos, kiuj estos la sukcesaj. Laŭ kelkaj la plej grava projekto estas ĉiam la multigo de kursoj pri Esperanto en universtitatoj. Instruado de Esperanto estas kaj restas nia ĉefa devo kaj celo. Kaj se ni ne instruas ĝin, ĉio cetera estas ornamaĵoj. Certe ankaŭ scienca esplorado pri Esperanto estas grava, sed plimultigo de universitatanoj, kiuj parolas Esperanton, estas antaŭkondiĉo por tio. Aliflanke homoj ne lernos Esperanton, se ili ne havas kialon. La plej sukcesa maniero veki la intereson eble estas prezenti Esperanton nature, ne per paroladoj pri la bonaĵoj de la lingvo. Nature signifas, ke universitatanoj devas renkonti Esperanton en normalaj universitataj agadoj. Ekzemple, la Fakultato pri Filologio en la Universitato de Seviljo, kie Vicente Manzano-Arrondo, unu el la membroj de la laborgrupo, laboras, IPR 20/437
— paĝo 38 de la PDF —
havas klaran kontraŭemon al Esperanto. En tia etoso, tamen, la universitato akceptis projekton pri lingvaj problemoj en Afriko prezentatan pere de Esperanto. Kvin afrikaj esperantistoj realigis tiun projekton, kie ili skribis pri la lingvo-politika situacio en siaj landoj kaj registris filmetojn pri la sama afero. Oni alvokis publikon kadre de la projekto kaj aranĝis kvin sesiojn. En ĉiu el ili oni babilis kun afrikanoj. Homoj sentis sin instigataj partopreni kiel publiko en tiu projekto, ĉar ili scivolemas pri Afriko kaj ĝiaj lingvoj kaj lingva politiko. Sed ili renkontis Esperanton survoje, ĉar la lingvo de la filmetoj kaj de la internacia babilado estis Esperanto. Vicente agis kiel samtempa interpretisto kaj tradukis ankaŭ la tekstojn en la hispanan, tiel ke oni povis eldoni dulingvan libreton. Neniu afrikano prelegis pri Esperanto nek vendis ĝin nek ofertis ĝin. Oni nur uzis la lingvon kaj nature la publiko scivolemis. Nun, du jarojn poste, tri profesoroj de tiu fakultato kaj profesorino pri antropologio kaj kelkaj studentoj de finaj jaroj kune laboras defendante Esperanton en la universitato, kaj oni starigis teamon pri lingva justeco. Ĉio alvenis de tiu sperto. Kaj post tio Angela prezentis Elisée al la teamo, kiu respondecas pri Decolonial Subversions ĉe Universitato de Londono SOAS http://decolonialsubversions.org/partners.html, kaj oni akceptis lin kiel lingvan partneron. ESF donis malgrandan subvencion por starigo de la retejo – do nia laboro atingis eksteran universitaton. Kvankam estus pluraj ekzemploj, ĉi tio sufiĉas por montri la bezonon prezenti praktikajn eblojn uzi la lingvon. Ĉiuj menciitaj laboroj jam okazis en Esperantujo. Sed en la komenco al la labor-grupo mankis scio pri tio. Unu el la unuaj celoj de la teamo ILEI-ESF estis realigi kaj kompletigi informbazojn. Tio estis la unua projekto de la laborgrupo, kiu donis rezultojn en la formo de listo daŭre longiĝanta pri esperantistoj laborantaj en universitatoj, https://uea.org/vikio/Listo\_de\_universitataj\_instruistoj\_kaj\_esploristoj,\_kiu j_konas_Esperanton kaj, kunlabore kun TEJO de studentaj kluboj kaj kernoj de kluboj en universitatoj tra la mondo: http://esfacademic.org.user.s401. sureserver.com/network/. Poste la grupo komencis registri la kursojn, kiuj okazas en universitatoj kaj ili nun havas apartan rubrikon en www.edukado.net. Do, legantoj, kiuj scias pri io rilate al Esperanto en universitatoj, bonvolu informi la labor-grupon ĉe la adreso esperanto.en.universitatoj@gmail.com. Krome oni starigis kontakto-liston, universitato@groups.io, kiu nun havas pli ol 100 membrojn, kiuj ankaŭ renkontiĝas en retkunvenoj per la programo Zoom, la filmoj estas ĉe: https://www.espero.ir/eo/category/kunpensigado/. Lastatempe la grupo sukcesis starigi kontaktojn kun universitatoj en IPR 20/438
— paĝo 39 de la PDF —
Ĉinujo kaj en aliaj mondopartoj kaj provas helpi la starigon de kursoj en Afriko. En pluraj ĉinaj universitatoj oni havas kursojn pri Esperanto kaj ni eksciis de alia afrika membro de la teamo, ke estas agadoj pri Esperanto en afrikaj universitatoj, kiel ekzemple en Universitato de KvaZulu-Natalo kaj en Univeristato de Durbano. Nuntempe estas aparta iniciato en Kongo: Universitato Espoir (Universitato Espero de Kongo), en Baraka, kiu volas starigi kursojn pri interlingvistiko kaj Esperanto. Temas pri projekto, kiun la labor-grupo sekvas kun intereso. Same en Suda Ameriko estas universitatoj kun kursoj pri Esperanto. En Federacia Universitato de Paranao (UFPR, Kuritibo, Brazilo), estas jam tradicio pro la laboro de Prof. Geraldo Mattos, kiu estis membro de Akademio de Esperanto de 1970 ĝis sia forpaso en 2014 kaj ĝia prezidanto inter 1998 kaj 2007. Kursoj de Esperanto (plurnivelaj, inkluzive de instruista trejnado) estas disponigataj al la komunumo (interna kaj ekstera) ekde 2005, kadre de la por-komunuma agado de la universitato. Tiujn kursojn ekde 2009 gvidas/kunordigas Ivan Eidt Colling, kiu finis Interlingvistikajn Studojn en Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) en 2014, kaj antaŭ du jaroj translokiĝis al la Grupo de Polistiko de la Departemento pri Polistiko, Germanistiko kaj Klasika Filologio. Ĉi-jare estis akceptitaj liaj proponoj pri nedevigaj lernobjektoj Esperanto 1, Esperanto 2 kaj Interlingvistiko por la filologiaj kursoj (la unua disponigo de ĉi-lasta lernobjekto okazis inter Julio kaj Septembro). El Eŭropo venas alia ekzemplo, tiu de Martin Ptasiński, kiu laboras en Frankfurto. Li klarigis en intervjuo al Katalin Kováts, ke li vidis, ke en la lingvokursa centro de la universitato oni proponas multajn lingvojn kaj ankaŭ la germanan gestolingvon. Li proponis Esperanton kaj la propono estis akceptita. Do, laŭ li, la afero estas relative simpla, kvankam pli malfacile estas varbi lernantojn. Per tio ni revenas al la tasko multigi kursojn en universitatoj, kio estas pli rekte tasko de ILEI. De post la Kongreso de ILEI (VEKI) kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (VOKO), kaj sekve al ĉiuj diskutoj, kiuj dum ili okazis, ni decidis starigi retejon ESF Academic/ESF Akademia por kunligi en unu loko ĉiujn informojn pri niaj universitataj agadoj, kiuj ne jam troviĝas en aliaj retpaĝoj: http://esfacademic.org/eo/hejmo/. La celo estas servi kiel fokuso por niaj agadoj kaj ilin prezenti al la ekstera mondo. Parto de tiu laboro estas peti universitatanojn registri mallongajn filmojn pri siaj agadoj kaj esploroj – cifereca maniero plenumi nian unuan taskon, pri kio ni parolis supre, krei inform-bazon. IPR 20/439
— paĝo 40 de la PDF —
Estus erare supozi, ke la grupoj nur parolas, kaj ne agadas. Efektive estas la malo – kaj dum ni verkas ĉi tiun artikolon, ni povus listigi plurajn ‘florojn’, kiuj burĝonas laŭ la principo, kiun ni antaŭe citis: Floru Cent Projektoj. Ke oni ne nun parolas pri ili, estas ĉar tiuj ‘floroj’ bezonas multe da nutrado por krei firmajn radikojn, alie ni laborus vane. Kion vi aŭdis en la prezento dum VEKI, tio estas do nur parto de nia laboro, kaj egale gravas tio, kio ne estis dirita.
Interlingvistiko kaj esperantologio en la universitata Esperanto-centro en Ukrainio de Nina DANYLYUK (Ukrainio) Resumo. La artikolo temas pri la universitataj fakultativaj kursoj pri interlingvistiko kaj esperantologio en la E-centro en Lesja Ukrainka Orienteŭropa (Volinia) Nacia Universitato (Ukrainio), kiuj estas instruataj de profesorino Nina Danylyuk ekde la jaro 2015. Estas uzataj la sciencmetodikaj materialoj, kiuj troviĝas en la centro. La artikolo estas dediĉita al la 20-jara jubileo de la ukraina sekcio de ILEI kaj al la 5-jara jubileo de la universitata E-centro. Ŝlosilvortoj: interlingvistiko, esperantologio, fakultativa kurso, Esperantocentro, Lesja Ukrainka Orienteŭropa (Volinia) Nacia Universitato. 1. El la historio de miaj studoj pri E kaj interlingvistiko Jam pasis 36 jaroj, dum kiuj mi laboras kiel universitata instruistino, nuntempe doktoro pri filologiaj sciencoj kaj profesoro. Mi komencis instrui en mia Alma Mater en Taras Ŝevĉenko Kijiva Nacia Universitato, kie profesoroj Andrij Bilecjkij kaj Viktor Koptilov subtenis la projektojn de la planitaj internaciaj lingvoj (en la jaro 1958 en la universitato funkciis kurso „Ido kiel plibonigita Esperanto”). Tie mi, danke al mia amikino Olga Kerziouk, studis Esperanton, uzante la lernolibron por hungaroj de István Szerdahelyi „Esperanto 1”, „Esperanto 2” (1966, 1968) kaj la vortarojn por rusoj „Rusa-Esperanta vortaro” (1966) „Esperanta-Rusa vortaro” (1971), ĉar la ukrainajn ni tiutempe ne havis 3 . En Kijivo mi konatiĝis kun la fama 3
En la mezo de la 30-aj jaroj de la 20-a jc. Esperanto en Soveta Unio estis proklamita „lingvo de etburĝaro”, multaj esperantistoj estis viktimoj de la reprezalioj de Stalin. En Ukrainio estis mortigitaj esperantistoj, kiuj subtenis la ukrainan nacian kulturon
IPR 20/440
— paĝo 41 de la PDF —
tradukistino Nadija Andrianova-Hordijenko, kiu malkovris al ni la blindan ukraindevenan esperantiston Vasil Eroŝenko, tradukis el Esperanto liajn verkojn kaj al Esperanto verkojn de la ukrainaj klasikuloj Taras Ŝevĉenko kaj Lesja Ukrainka, popolajn fabelojn, popolajn ukrainajn kantojn, verkis multajn scienc-popularajn artikolojn k.a. Post konatiĝo kun la esploroj de la sovetiaj interlingvistoj Evgen Bokarev, Magomet Isajev, Viktor Grigorjev k.a. (la membroj de la sekcio pri interlingvistiko en Akademio de Sciencoj de Soveta Unio en la 60-80-aj jaroj de la 20-a jc.), de interlingvistoj de la 70-80-aj jaroj: Sergej Kuznecov (Miĥajlo Lomonosov Ŝtata Universitato, Patrice Lumumba Universitato de Amikeco inter Popoloj, Moskvo, Rusio), Paul Ariste kaj Aleksandr Duliĉenko (Universitato en Tartu, Estonio), Orest Tkaĉenko (Akademio de Sciencoj, Kijivo, Ukrainio) k.a., mi komprenis la bezonon organizi universitatajn kursojn pri interlingvistiko en Ukrainio. Tre gravis, ke en la jaro 1989 estis fondita Ukraina Esperanto-Asocio, en la jaro 1991 Ukrainio fariĝis sendependa kaj en la jaro 2000 aperis ukraina sekcio de ILEI, do, eblis agadi kadre de oficialaj organizaĵo4 . Tamen necesis daŭre kontraŭstari la disvastigitajn sovetiajn kaj postsovetiajn antaŭjuĝojn de sciencistoj kaj universitatanoj pri Esperanto kiel danĝera, primitiva kaj mortanta lingvo kaj montri, ke ĝi estas sukcesa projekto de planita lingvo, havas siajn kulturon, literaturon, movadon, ke multaj konataj sciencistoj, instruistoj, ĵurnalistoj k.a. talentaj homoj okupiĝadas pri ĝi5. 2. La kursoj pri interlingvistiko, esperantologio kaj E-eventoj en la universitato Kiam en la jaro 2011 ni fondis en Lesja Ukrainka Orienteŭropa Nacia Universitato (nun – Lesja Ukrainka Volinia Nacia Universitato) la katedron pri romanidaj lingvoj kaj interlingvistiko, mi komencis instrui la specialajn kursojn „Ĉefaj aspektoj de interlingvistiko”, „Interlingvistika aspekto de kaj internaciajn rilatojn – en la tiel nomata „dispafita Renesanco” (ekz. Eŭgeno Miĥalskij). Pri tio skribis J. Klimenko en doktoriĝa disertacio kaj la monografio, rigardu la referencliston: Юлія КЛИМЕНКО (2017). Renovigo de la E-movado kaj studoj pri Esperanto eblis nur ekde la 60-aj jaroj de la 20-a j.c. Pro tio malmultis Eolernolibroj, vortaroj, Eo-rondoj k.t.p. 4 Pri la historio de la E-movado en Ukrainio rigardu: Володимир ПАЦЮРКО [pacjurko] (2015). 5 Pri persekutoj kaj antaŭjuĝoj kontraŭ esperantistoj rigardu: Ulrich LINS (1988), Claude PIRON (1980).
IPR 20/441
— paĝo 42 de la PDF —
Esperanto”, kaj „Artefaritaj lingvoj kaj interlingvistiko”. La 3-an de aprilo de la jaro 2015 en la ĉefa konstruaĵo de la universitato en la fakultato de eksterlanda filologio estis fondita la unua en Ukrainio Universitata Centro de Esperanto. En la solenaĵo partoprenis: vic-rektoro, profesoro Anatolij Cjosj, vic-rektoro Serhij Fedonjuk, la tiama UKrEA-prezidanto Eŭgeno Kovtonjuk, la popola aktorino de Ukrainio, profesoro de P. I. Ĉajkovsjkij Nacia Arta Akademio de Ukrainio Eŭhenija Basalajeva, instruistoj kaj studentoj de la universitato, la membroj de la E-klubo „Arbara kanto”, la operatoro de la televida kanalo „Rosa-TV” Roman Ĉihrinecj, ĵurnalistoj kaj fotokorespondantoj de la gazeto „Nia universitato”. Do, tio estis gravega atingo6.
Dum la malferma ceremonio: en la unua linio sidas Eŭhenija Basalajeva kaj Eŭgeno Kovtonjuk Mia nuna kurso por la magistriĝantoj en la fakultato pri eksterlanda filologio nomiĝas „Artefaritaj lingvoj kaj interlingvistiko”. Ĝi konsistas el 24 lecionaj horoj (12 lekcioj) kaj 12 praktikaj horoj (6 praktikaj lekcioj). Ni parolas pri uzo de la naciaj lingvoj kiel internaciaj komunikiloj en diversaj tempoj kaj en diversaj landoj, pri multaj projektoj de artefaritaj lingvoj (la plej detale, 6
Proksimume en la sama tempo en la universitato aperis aliaj kulturaj centroj. Interese, ke en najbaraj ĉambroj troviĝas la centroj de la arabaj lingvo kaj kulturo, de la brita kulturo, de la francaj lingvo kaj kulturo, de la kanada kulturo, de la svedaj lingvo kaj kulturo k.a.
IPR 20/442
— paĝo 43 de la PDF —
kompreneble, pri Esperanto), pri la nuntempa problemo de internacia, interkulrura, interreligia komunikado en la situacio de tutmondiĝo. Kutime en la kurso partoprenas entute 20-50 magistriĝantoj. Fine de la kurso la magistriĝantoj prezentas diversajn lingvajn projektojn (laŭ elekto), ni priparolas iliajn pozitivajn kaj negativajn trajtojn. Kelkajn lecionojn mi nepre dediĉas al Esperanto por konatigi filologojn kun ĝia fonetika, morfologia, sintaksa sistemo, kaj leksikaj fontoj. Miaj kursfinintoj povas legi simplajn tekstojn en Esperanto kaj kompreni ilin, sinprezenti kaj iomete dialogi en la internacia lingvo. Tio helpas konvinki ilin, ke la artefarita lingva sistemo bone funkcias. Mi rakontas pri scienca literaturo en la kampo de interlingvistiko kaj esperantologio, pri lernolibroj kaj vortaroj, pri originala kaj tradukita beletra literaturo, pri revuoj kaj gazetoj, E-radioj, diversnivelaj organizaĵoj, renkontiĝoj, kongresoj, konferencoj k.t.p. Krome, mi kutime organizas fakultativan kurson por dezirantoj studi Esperanton, en kiu partoprenas proksimume 10-20 studentoj kaj magistriĝantoj el diversaj fakultatoj (bedaŭrinde la ĉi-jara pandemio ne donis eblojn por varbi kaj lanĉi ĝin).
La magistriĝantoj, kiuj partoprenis la kurson pri interlingvistiko en la jaro 2018 Ni fondis la E-centron por okazigi ne nur lecionojn, sed ankaŭ por organizi sciencajn rondajn tablojn, konferencojn, seminariojn, kaj la kunsidojn de la E-klubo „Arbara kanto”. Dum kvin jaroj jam okazis multaj eventoj. Mi kiel estro planas kaj kun la helpo de miaj kolegoj kaj klubanoj IPR 20/443
— paĝo 44 de la PDF —
efektivigas la laboron de la E-centro. La studentoj de miaj specialaj kursoj nepre partoprenas en ĉio, kion ni organizas en la centro. Tamen la problemo estas, ke ili finas la studojn, foriras kaj mi komencas instrui denove la sekvan generacion. Nur parto restas en la E-movado, sed almenaŭ ili scias pri la projektoj de planitaj lingvoj kaj konscie taksas la problemon de internacia lingva kaj interkultura komunikado. La estraro de la universitato bone rilatas kun la Esperanto-centro. Por fondi ĝin ni kun la eks-prezidanto de Ukraina E-Asocio Eŭgeno Kovtonjuk kaj la prezidanto de Lucjka E-klubo, Niko Voloŝin renkontiĝis kun la tiama rektoro Ihor Kocan kaj la dekanino Oksana Rohaĉ por konvinki ilin pri la utilo de la afero. La nuna rektoro Anatolij Cjosj partoprenis en la malferma ceremonio kaj li vidas la rezultojn de nia laboro. Ekzemple, jam okazis sukcesaj sciencaj rondaj tabloj: „Funkciado de la internacia lingvo Esperanto kaj ĝiaj studoj” (2015), „Novaj metodoj de la instruado de la gepatraj kaj fremdaj lingvoj kaj literaturoj” (2016, 2019), „Ni semas kaj semas…” (2017, dediĉita al la 100-jara mortodatreveno de Zamenhof) k.a. Ni efektivigis kelkajn internaciajn sciencajn konferencojn kun la titolo „Interagado de la etnaj kaj la planitaj lingvoj en la kunteksto de la Eŭropa integriĝo” (2015, 2019), al kiuj aliĝis multaj konataj sciencistoj el diversaj landoj. Kutime ukrainaj esperantistoj (Eŭgeno Kovtonjuk, Oleksandro Hriŝĉenko, Sergeo Ŝmatkov, Andreo Jankovsjkij k.a.) partoprenas en la eventoj. Krome, nin vizitis eksterlandaj esperantistoj: Stefan MacGill (Hungario/Novzelando) 7 , Kristoforo Sliwinski (Pollando), Yoichi Arai (Japanio), Mikaelo Lineckij (Izraelo), Manfred Kirsch (Germanio) k.a. Ili prelegis por la studentoj en la naciaj lingvoj kun E-tradukoj (se estis bezonate). Esperanto helpas efektivigi la internacian sciencan projekton „Lesja Ukrainka en la mondo de tradukoj”, kiun mi estras. Ĝi estas tre grava por nia universitato, ĉar la mondfama verkistino naskiĝis en la Volinia regiono, loĝis en la urbo Lucjk, la universitato portas ŝian nomon kaj en la jaro 2021 ni festos la 150-jaran jubileon. Kiel rezulto de la unua periodo de la 5-jara laboro estis eldonita lernolibro kun la sama titolo, kiu kunigis la tradukojn de la verkoj en la angla, la germana, la franca, la hispana, la pola, la rusa 7 Pri la vizito de Stefan MacGill al Ukrainio en la jaro 2015 kaj al la Lesja Ukrainka
Orienteŭropa Nacia Universitato rigardu Estraran Komunikon EKO-n 2015, n-ro 44 kun la fotoj.
IPR 20/444
— paĝo 45 de la PDF —
lingvoj kaj E (Kijivo, 2019). Nun ni okupiĝas pri la dua parto de la projekto kaj nova lernolibro, kiu enhavos la tradukojn en la serba, la ĉeĥa, la litova, la itala, la kartvela, la sveda, la araba, la bengala, la hindua kaj la ĉina lingvoj. Por sukcesigi ĝin mi uzis la helpon de miaj Esperantaj konatoj kaj instruistoj el diversaj universitatoj de la mondo: Aida Čižikaitė el Litovio, Davide Astori el Italio, Ahmad Mamdoohi el Irano, Mikaelo Lineckij el Izraelo, Kalle Kniivilä el Svedio, Ilona Koutny el Pollando8 k.a.
La instruistinoj de la universitato, kiuj preparis kaj eldonis la lernolibron „Lesja Ukrainka en la mondo de tradukoj” (2019), dum ĝia prezento 3. La materialoj por instruado kaj sciencaj studoj en la E-centro Ni havas bonajn materialojn por instrui en la kursoj pri interlingvistiko, esperantologio kaj studi E-n: la lernolibrojn de kelkaj aŭtoroj (Věra Barandovská-Frank, Sergej Kuznecov, Aleksandr Duliĉenko, Detlev Blanke, Wim Jansen k.a.), diverslingvajn lernilojn (en la ukraina, la rusa, la angla, la germana, la itala, la franca kaj E), vortarojn (inter ili „Ukraina-E vortarominimumo” (1998) kaj „Granda Esperanta-ukraina vortaro. Ĉirkaŭ 100 000 8
Danke al d-rino Ilona Koutny en la jaro 2008 mi finis la 3-jarajn Interlingvistikajn Studojn en la universitato de Poznano, Pollando, kaj ricevis la Atestilon, kio helpis lanĉi interlingvistikajn kursojn en mia universitato en Ukrainio.
IPR 20/445
— paĝo 46 de la PDF —
vortoj kaj vortkombinoj” (2015) – de la aŭtoro Volodimir Pacjurko9). En la kolekto de la E-centro estas raraj libroj: „Весь язык эсперанто („La tuta lingvo Esperanto”)”, kompilita de A. Saĥarov (1918), „Эсперанто- Русский словарь („Esparanta-Rusa vortaro”)”, kompilita de V. Sutkovoj (1929), „Originala verkaro” de L. L. Zamenhof (1929), „Esperanto por infanoj” de G. Gladstone Solomon (1934), „Leteroj de L.-L. Zamenhof” en 2 volumoj, komentitaj de prof. G. Waringhien (1948), „Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1957”, redaktita de William Auld (1958), „Plena vortaro de Esperanto kun Suplemento”, verkita de prof. E. Grosjean-Maupin (1964) k.a.. Parton de ili donacis Ihor Drul, la veterano de la Lucjka E-klubo, kaj tradukisto, kiu preparis la vortarojn de ukrainaj kaj E-proverboj, parton – aliaj esperantistoj. Ni havas multe da beletraj verkoj, originalaj kaj tradukitaj, eldonitaj en diversaj landoj. Interalie, Ukraina E-Asocio komencis publikigi la serion de la ukrainaj klasikuloj (jam aperis tradukitaj en E-verkoj de Taras Ŝevĉenko, Ivan Franko, Lesja Ukrainka). En la E-centro estas la libroj, tradukitaj el E al la ukraina lingvo: verkoj de Ludoviko Zamenhof, Vasil Eroŝenko, „Verda Antologio” (preparis Viktor Pajuk) k.a.. En la kolekto estas E-revuoj, bultenoj kaj gazetoj: „Heroldo de E”, „Esperanto”, „Juna Amiko”, „IPR”, „Informilo por Interlingvistoj”, „Literatura foiro”, „Monato”, „Sennaciulo”, „Ukraina stelo”, „Helianto” k.a.. Por efike instrui mi preparis la programojn de la kursoj por studentoj, magistriĝantoj kaj lernantoj. Ni povas uzi komputilon, tabulon, afiŝojn, donacojn el multaj landoj k.a.. Niko Voloŝin, la prezidanto de la Lucjka Eklubo, pentristo, ĵurnalisto kaj eldonisto, bele ornamis la centron, publikigis gravajn librojn, dum multaj jaroj prizorgis la informilon de UkrEA nomatan „Helianto”10. Do, danke al esperantistoj el la tuta mondo, ni daŭre laboras kaj okupiĝos pri novaj projektoj. Bedaŭrinde pro la pandemio ni ne povas ĉeeste festi la 5-jaran jubileon, sed planas renkontiĝi post la kvaranteno por rememori niajn plej interesajn eventojn kaj paroli pri estonta agado. Ni kredas, ke la centro de Esperanto havas bonan perspektivon laŭ la scienc-esplora, kleriga kaj instru-metodika vidpunktoj.
9
Eblas uzi la retan varianton: http://ukrainio.org.ua/vortaro/Vortaro\_de\_Pacjurko.pdf Pri studoj kaj instruado de E en Ukrainio eblas rigardi la artikolon: Ніна О. ДАНИЛЮК (2019).
10
IPR 20/446
— paĝo 47 de la PDF —
REFERENCOJ Ulrich LINS (1988). La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Moskvo: Progreso. Claude PIRON (1980). La psikologia rezisto al la Lingvo Internacia. Heroldo de Esperanto, 1980, n-or 1666-1668. Traduko en la ukrainan lingvon de V. Hurtovenko: Клод ПIРОН (2016). Психологічний спротив міжнародній мові. Київ: ПКЦ «Есперанто». Володимир ПАЦЮРКО (2015). З історії есперантського руху в Україні. В: Володимир Пацюрко (2015). Великий есперантсько-український словник. Близько 100 000 слів та словосполучень. Львів, c. 2–8 [Volodimir PACJURKO (2015). El la historio de esperantista movado en Ukrainio. En: Volodimir Pacjurko (2015) Granda Esperanta-ukraina vortaro. Ĉirkaŭ 100 000 vortoj kaj vortkombinoj, p. 2-8]. Ніна О. ДАНИЛЮК (2019). Наукове вивчення і викладання есперанто в Україні у ХХ – на початку ХХІ століття. Науковий вісник Східноєвропейського національного університету імені Лесі Українки: Філологічні науки. Мовознавство. № 10. С. 34-40 [Nina O. Danylyuk (2019). Sciencaj studoj kaj instruado de Esperanto en Ukrainio en la 20-a – komence de la 21-a j.c. Scienca heroldo de Lesja Ukrainka Orienteŭropa Nacia Universitato. Filologiaj Sciencoj. Lingvistiko, n-ro 10, p. 34–40] (en la ukraina lingvo). Юлія А. КЛИМЕНКО (2017). Розвиток есперанто-руху в Україні (кінець ХІХ – середина 30-х років ХХ століття). Умань: Видавець «Сочінський М. М.»[Julija A. KLIMENKO (2017). Disvolviĝo de E-movado en Ukrainio (fino de la 19-a – mezo de la 30-aj jaroj de la 20-a jc.). Umanj: Eldonisto „Soĉinsjkij M. M.”] (en la ukraina lingvo).
Biografio de la aŭtorino Nina Danylyuk esperantistiĝis en 1977 en Kijivo (Ukrainio). Ŝi estas la aŭtoro de 190 sciencaj laboraĵoj en la kampo de lingvostilistiko, leksikologio, etnolingvistiko, lingvokulturologio, interlingvistiko k.a.. Dum la jaroj 2000-2009 kaj 2015-2020 Nina Danylyuk estis estro de la ukrainia sekcio de ILEI. Ŝi partoprenis en la internaciaj projektoj pri interkulturo, multaj ILEI-konferencoj kaj ILEI-kongresoj, UK-oj, metodika seminaro en IEI (2008, Hago) k.a.. Adreso por kontaktoj: Lesja Ukrainka Volinia Nacia Universitato, Prospekt Voli 13, u. Lucjk 43026, Ukrainio; nina.danylyuk@gmail.com. IPR 20/447
— paĝo 48 de la PDF —
Ses difinoj serĉantaj fakon: interlingvistiko en la nova jarmilo Federico GOBBO (Universitato de Amsterdamo) Resumo La kontribuo celas prezenti la esencon kaj estontecon de la plej malortodoksa branĉo de lingvistiko, t.e. interlingvistiko, per teoria aliro. Oni proponas trarigardon al la fako per panorama superrigardo tra la ses difinoj donitaj fare de fakuloj ekde la kreo de la vortigo en la franca fare de belga esperantisto Jules Meymans en 1911 ĝis la ekstarigo de la bita epoko, rande de la fino de la dudeka jarcento. Oni povas vidi, ke la teoria diskuto ne estas sen praktikaj konsekvencoj: unue, la pozicio de interlingvistiko dependas de la kultura kaj universitata fonoj, en kiuj ĝi situas; due, la transformiĝo de lingvistiko tratempe kaj traloke ĝenerale neeviteble influas interlingvistikon profunde kaj larĝe; laste sed ne balaste, la fina lokiĝo de interlingvistiko difinas la enkadrigon de Esperanto kaj ĝian allogon fare de la studentoj, kiuj eventuale volus specialiĝi en la fako. Ne estas definitiva solvo por doni firmecon al interlingvistiko, ĉar ekzistas diversaj skoloj, kies aliroj tre diversas kaj multflanke nekongruas, kaj finfine, tio riskas malfortigi la fakon mem. La kontribuo donas konkretan proponon por adapti la fakon al la nova jarmilo, kun alvoko por alproprigo fare de la koncernaj homoj, kiuj okupiĝas pri ĝi en la diversaj universitataj kuntekstoj.
Anoncoj Frukto de VEKI Okaze de VEKI Ahmad Reza Mamduhi lanĉis la ideon havi servon por trovi prelegantojn kaj instruistojn. La ideo estas brila. Mi ekrilatis kun la homoj de EventaServo kaj jen la nova servo funkcias. Bv viziti la paĝon https://eventaservo.org/instruistoj\_kaj\_prelegantoj. Ankaŭ en la ĉefpaĝo de la EventaServo vi tuj vidas ĝin: https://eventaservo.org/ (en la dua linio vi povas alklaki ĝin). Bv aliĝi mem kiel preleganto kaj/aŭ instruisto! Mirejo GROSJEAN IPR 20/448
— paĝo 49 de la PDF —
EKO apartenas ankaŭ al ILEI La informilo nomita EKO spertas signifan rekreskon en 2020, maldank’ al la pandemio, kiu skuis la tradician mondmigrigan emon de esperantistoj, kaj devigis la popolon al virtuala kunvenado. Same la AMO-programo post la ĉeesta seminario 62 en Aŭklando, Nov-Zelando (aldono de la kvina kontinento), devis fariĝi virtuala por la seminarioj 63 ĝis 69. En tiu La EKOkomunikoj montris falan tendencon post la komencaj du plenaj jaroj, kiam aperis 52 komunikoj, unu ĉiusemajne. La intenco de la pretiganto estis lasi tiun falon kaj iom post iom retiriĝi el la grandaj preparlaboroj. Sed la pandemio ŝanĝis ĉion, kaj la serio en 2020 jam atingis la 50-an jubilean numeron, kaj ĝis la jarfino kredeble aperos pli ol 60 komunikoj. Jen la jaraj sumoj ekde 2013: 2, 52, 52, 40, 36, 25, 17 kaj 50 ĝis nun. En la bildo, la ruĝa linio montras la jarkomencajn intencojn, la nigra la virus-inspiritan realon. Tiu atingo apartenas al ILEI, same kiel al UEA. La komunikiloj regule diskonigis informojn kaj alvokojn de la Ligo. Tio plene harmonias kun la celo de la serio: subteni la lokan, landan, regionan kaj fakan agadon. La sorto de EKO en 2021 restas malcerta kaj ĉefe dependas de la pluvivemo de la viruso kaj kvarantenoj. Same la estonto de la AMO-programo malcertas. Tiu, IPR 20/449
— paĝo 50 de la PDF —
kiu prizorgis persone ĉiujn naŭ seminariojn ekde 2020 ne plu havas la fortojn prizorgi mem pli ol kvar seminariojn en 2021. Jam disiris al la Komisiono de la AMO-programo, ke ĝi aktiviĝu kaj ekprizorgu kelkajn seminariojn. Inter la komisionanoj estas reprezentanto de ILEI. La alvoko estas do, ke ILEI prizorgu almenaŭ unu seminarion en 2021 pri eduka temo. Stefan MACGILL Tri juveloj Eble en via kulturo alvenas Kristnaskfesto kun donacoj kaj/aŭ Novjaro kun donacoj. Por ni instruistoj alvenas en ĉi tiu jarfino tri juveloj. Nova eldono de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertil WENNERGREN. Per klaraj frazoj Bertilo prezentas ĉiujn aspektojn kaj tiklajn gramatikaĵojn de nia lingvo. Mendo eblas en la retejo. La kvara eldono (plene aktualigita kaj signife larĝigita) de la Manlibro pri Instruado de Esperanto alvenas. D-ino Katalin KOVATS kun sia teamo
IPR 20/450
— paĝo 51 de la PDF —
laboradis, laboregis dum la lastaj monatoj, dum la lastaj du jaroj, por produkti aktualigitan ilon por ni, geinstruistoj. Diversaj altnivelaj kontribuantoj partoprenis en tiu kuraĝa entrepreno; provlegantoj per aglaj okuloj altigis la kvaliton de la verko. Konkretaj ĉapitroj pri ĉiuj aspektoj de nia laboro, listo de legindaĵoj kaj vizitendaj retpaĝoj, analizo de lecionostrukturo kaj de instruiloj kaj multaj aliaj utilaĵoj. La Manlibro certe estas valorega ilaro kaj efika subteno en nia laboro. Mendo eblas en la retejo https://manlibro.ikso.net. La tria juvelo ne rekte rilatas al instruado, sed nutros viajn pripensojn kaj prezentas legindajn paĝojn al viaj kursoj por progresantoj. Temas pri Hector Hodler, pacisma sinteno. Diversaj aŭtoroj kontribuis al ĝia realigado: Marine ENGLERT, Ulrich LINS, Christian LAVARENNE, Charles HEIMBERG. Temas pri dulingva libro Esperanto-franca pri la fondinto de UEA. Tamen la libro provas prezenti ĉiujn facetojn de tiu altnivela kaj kuraĝa persono, kiu forpasis en la aĝo de 32 jaroj. La libro entenas multajn originalajn dokumentojn kaj pentraĵojn de kaj pri la filo de la fama svisa pentristo Ferdinand Hodler, kaj antologion kun diversaj tekstoj de Hector Hodler. Ekde januaro 2021 la libro estos mendebla ĉe www.amazon.com. Supozeble diversaj libroservoj volos vendi ĝin. https://eo.wikipedia.org/wiki/Hector\_Hodler Mireille GROSJEAN
Omaĝe al Zlatko Tišljar – Pajo (1945-2020) Zlatko Tišljar, karesnome Pajo, naskiĝis en Zagreb la 19-an de majo 1945. Lia edukiĝis pri tekniko en elektroteknika mezlernejo, sed tuj li komprenis, ke la kulturo estas la ĉefa kampo de lia intereso. Li tre frue malkovris vivan kaj sukan Esperanton en Studenta Esperanto-Klubo en 1962 ĉe la franco Roger Imbert kaj eniris la Movadon, komence kiel estrarano de Studenta Esperanto-Klubo, kaj poste kiel sekretario de Kroata Esperanta Junulara Asocio, membro de la prezidantaro de Kroata Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Ligo. Unue kun Roger Imbert li IPR 20/451
— paĝo 52 de la PDF —
fondis Pupteatran Internacian Festivalon (PIF) en 1968. Kiel proksima kunlaboranto de Tibor Sekelj kaj lia Instituto por oficialigo de Esperanto el Beograd, li ĉiam zorgis pri Esperanto en praktika apliko. Li fondis la kulturan entreprenon Internacia Kultura Servo en 1971, en kiu Esperanto estis en la centro de la agado. Li estis la motoro de la entrepreno ĝis 1991, ĝis la milito en Kroatio. Tiam li translokiĝis al Maribor kaj tie fondis alian kulturan entreprenon Interkulturo. Esperanto-Societon en Velika Gorica li fondis en 1979. Li estis unu el la plej gravaj kroataj tradukistoj kun la ĉefverko Rande de l’ prudento de Miroslav Krleža. Redaktoro de la studenta revuo Jes, sed kaj de Tempo kaj aktoro en la Drama grupo ĉe la aktoro Mladen Šerment, li fariĝis vortaristo, sciencisto kaj Esperanta teoriisto kaj pensulo. Li ne akceptis tradician agadon pri Esperanto kaj ĉiam naĝis kontraŭflue. Apud la laboro li sukcese diplomiĝis pri la germana, pri ĝenerala lingvistiko kaj informadiko kaj magistriĝis ĉe Akademio Internacia SanMarino. Li lanĉis la lernolibron laŭ la Zagreba Metodo de EsperantoInstruado bazitan sur esplorado de la frekvenco de morfemoj en la parolata Esperanto. Nuntempe la lernilo ekzistas en pli ol 30 presitaj eldonoj kaj pluraj retaj versioj de ĝi. Liaj familianoj, la edzino Ruža, la denaske Esperanto-parolantaj du filinoj Maja kaj Danka, la frato Kruno modele subtenis lian Esperantan agadon. Li trovis la forton paroli en Esperanto ankaŭ ĉe sia nepo Lunar. Kie li troviĝis, tie troviĝis Esperantujo. Kiam Eŭropo malfermis siajn fondaĵojn al Slovenio kaj poste al Kroatio, Pajo estis la unua ĉerpinto el la eŭropaj rimedoj kaj lia fantazio pri EUprojektoj ne haltis ĝis la jaro 2020. Li estis la plej granda kroata Eŭropano, kiu atente sekvis la evoluon de EU kaj kritikis ĝiajn misirojn konkludante per la libro Eŭropo, vi baldaŭ mortos. Kiel sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio li nur du monatojn antaŭ la morto ĉesis redakti Eŭropan Bultenon post ĝia ducenta numero. ILEI kaj UEA elektis lin kiel sian honoran membron en la somero 2020. Ŝrumpis la kroata kaj la eŭropa Esperantujo pro lia forpaso. Li mortis la 8-an de septembro 2020 en sia hejmo en Velika Gorica. Aro da sciencaj simpozioj restas post Pajo, samkiel la kursanoj el pli ol cent kursoj! Spomenka ŠTIMEC
IPR 20/452
— paĝo 53 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano-Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Unika (Yuro Jung). Observanto de TEJO ĉe ILEI: Karina Oliveira. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Martine Demouy, Max Demouy, Jesper Jakobsen, Josiane Moirand kaj aliaj
IPR 20/453
— paĝo 54 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en Blandoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): Olena Poshivana, amatalena@ukr.net. La revuo estas rete aŭskultebla por vidhandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 31-an de oktobro 2020, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2021.
IPR 20/454
— paĝo 55 de la PDF —
Ŝtata elementa lernejo en Barato (vd p. 23)
La partoprenantoj de la scienca ronda tablo kun la membroj de Lucjka Esperanto-klubo, 2016 (vd p. 40) IPR 20/455
IPR 2021/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 51 – trimonata
21/1 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Davide Astori Ariadna García Gutiérrez Mireille Grosjean Povilas Jegorovas Ilona Koutny Stefan MacGill Burghelea Manuela Joel Muhire Maria Nazaré Laroca Radojica Petroviĉ Germain Pirlot Martin Ptasinski Honoré Sebuhoro Semio Julia Sigmond (+) Szilvási László
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………….. 3 Davide ASTORI: Interlingvistiko kaj Esperantologio […] …………………………………. 4 Rezolucio de MondaFest’, kunverkita de la laborteamo pri la festivala temo …….. 11 Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ: Interkulturaj valoroj de Esperanto […] …………….. 12 Mireille GROSJEAN: SAT fondiĝis antaŭ cent jaroj ………………………………………… 14 Mireille GROSJEAN: WIKIPEDIA dudekjara …………………………………………………. 15 El la landoj kaj sekcioj (GB, CN, DE, IT, LT, PL) ………………………………………… 17 Pri Zamenhofaj Festoj la 15-an de decembro ………………………………………………… 21 Anoncoj …………………………………………………………………………………………………… 25 Lerni la ciferecon kaj lerni ciferece (Germain PIRLOT) …………………………………… 26 Landaj gravaĵoj kaj laboroj farendaj kaj farataj (Stefan MACGILL) ………………….. 27 Ni kongresumos en Benino de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2021 (M.GROSJEAN) 29 Simpozia alvoko (Radojica PETROVIĈ) ………………………………………………………… 34 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj, adresaroj de funkciuloj………………………… 36
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, 9-11, Asahicyou 3, Kawagoe, Saitama JP-3501126, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, kongresaj aferoj, TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Universitata agado, Eŭropa komisiono de UEA, AEDE.
IPR 21/12
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, Atentu! Atentu! Ne flugu al Skotlando, sed flugu al Benino! La Estraro de ILEI ĉirkaŭiris la preparojn por la hibrida 54-a Kongreso de julio 2021, diskutis, pripensis, argumentis…. kaj esploris pri loko sen pandemio. Aŭdante tion mi proponis Beninon, klarigis pri la situacio, pri la ebloj, kaj la Estraro konvinkiĝis, ke kelkaj samideanoj povus emi flugi al Kotonuo. Novaj datoj aperis: ekde la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto. Ni volas aŭdi pri intencoj de personoj, kiuj volas veni al Benino, tiuj deklaroj pri intenco atingu la Estraron ĝis la fino de majo; tiam estos decido, ĉu okazos fizika kunveno en la hotelo JoCa aŭ ne. Se temos pri sep aŭ ok personoj, ni nuligos la surlokan kongreson kaj ĉiuj komprenos tiun decidon. Ĉiukaze, la virtuala versio de la evento certe okazos, aŭ sola aŭ kune kun la ĉeesta. Mi kreis kaj kompletigas regule ĉapitron sur mia blogo kun multaj detaloj kaj helpaj indikoj. Ni tre esperas, ke grupo el vi ĝuos internacian kongresan etoson en Kotonuo en aŭgusto. Pliaj informoj pri tiu evento troviĝas sur paĝoj 29-34. Elkore salutas vin el Kotonuo Mireille Grosjean Prezidanto de ILEI
1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: JoCa, nia kongresejo en Kotonuo, Benino (vd p. 29) Sur la dorskovrilo: Novaĵoj el Zaozhuang, Ĉinio (vd p. 18)
IPR 21/13
— paĝo 4 de la PDF —
Interlingvistiko kaj Esperantologio en la nuntempa itala universitata medio (kun speciala fokuso al la Universitato de Parmo) de Davide ASTORI (Italio) Resumo. Tiu ĉi prelego celas prezenti la situacion de la instruado de ‘Interlingvistiko’ kaj ‘Esperantologio’ en la nuntempa itala medio, specife fokusante la agadon ĉe la Universitato de Parmo, hodiaŭ, post la bedaŭrinda fino de la Torina sperto, la sola, kiu montras aktivan kaj specifan atenton al la fako: inter la diversaj kursoj, ne malofte spaco estas destinita al interlingvistiko, kaj dum la lastaj jaroj apartaj tagoj estis dediĉitaj al specifaj temoj; en la jaro 2019a festis sian dekjariĝon la ‘Premio „G. Canuto” por magistriĝa disertacio pri ’Interlingvistiko kaj Esperantologio’; kaj ekde 2020 eĉ disponigatas sendependa kurso pri ‘Interlingvistiko’. Ŝlosilvortoj: Universitato de Parmo (Italio), esperantlingva kurso pri ‘Ĝenerala Lingvistiko’, oficiala kurso pri ‘Interlingvistiko’, Premio „G. Canuto” por magistriĝa disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio, universitata studenta Grupo ‘Segni’. 1 Interlingvistiko ene de la itala Akademio La interlingvistika tradicio en la Itala Akademio longas, kiel majstre resumita de Fabrizio PENNACCHIETTI: En Italio la antaŭuloj de interlingvistiko estis du eminentaj anoj de Accademia Nazionale dei Lincei: Graziadio Isaia Ascoli (18291907), la fondinto de lingvistiko en Italio, la unua titolulo de katedro pri glotologio, en 1860 ĉe Accademia Scientifico-Letteraria de Milano1 (li mem forĝis la terminon ‘glottologia’) kaj aŭtoro, interalie, de pazigrafio por telegrafa komunikado, la Pasitelegrafia (1851); kaj Giuseppe Peano (1858-1933), renoma matematikisto kaj logikisto, kiu, fascinita de la Lejbnica idealo de universala lingvo, evoluigis sian Latino sine flexione (1903), lingvon por scienca komunikado ellaboritan per simpligado de la latina gramatiko kaj forigado de ĝiaj neregulaj formoj. Krom interlingvistiko en ĝenerala senco, en Italio pli specife pri Esperantologio interesiĝis tri aliaj anoj de Accademia Nazionale dei Lincei: Bruno Migliorini (18961975), Elio Migliorini (1902-1988) kaj Alessandro Bausani (19211 Du el la plej prestiĝaj sciencaj prilingvaj institucioj en la tiama Italio. [n.d.r.]
IPR 21/14
— paĝo 5 de la PDF —
1988). Bruno Migliorini atingis en 1938 la unuan oficialan katedron pri ‘Historio de la itala lingvo’ kaj prezidis la Accademia della Crusca 2 de 1949 ĝis 1963. De li memorindas la kolekto de esperantologiaj eseoj (1924-1964) – B. Migliorini, Lingvaj aspektoj de Esperanto, Edistudio, Pisa 2006, dua eldono [unua eldono 1985]. Elio Migliorini, lia frato, titola profesoro pri ‘Geografio’, ĉefe pritraktis la instruadon de Esperanto. Fine, la orientalisto Alessandro Bausani […] eĉ nun estas konsiderata internacie kiel unu el la plej aŭtoritataj teoriuloj de interlingvistiko. Kiel jam G.I. Ascoli, kiu en adoleska aĝo kreis la ludlingvon “Ascolino”, Bausani kiel adoleskanto evoluigis la eksperimentan lingvon “Markuska”. (Pennacchietti, 2011, pp. 17-18.)
Hodiaŭ, post la bedaŭrinda fino de la Torina sperto (daŭrigita, post la emeritiĝo de Pennacchietti, fare de Federico Gobbo ĝis la jaro 2019a), la sola universitato, kiu montras aktivan kaj specifan atenton al la temo, 3 estas Parmo: pro tio ni fokusiĝos al ĝi. 2 Interlingvistiko en la Universitato de Parmo (Italio) De jaroj Esperanto ĉeestas la Universitaton de Parmo. Kvar estas la plej gravaj agadoj, al kies naskiĝo mi kontribuis kaj kiujn mi mallonge prezentos.
2 La itala AdE [n.d.r.] 3Tamen almenaŭ du aliaj italaj universitatoj menciindas: la Milana IULM,
famkonata pro sia fondaĵo (vidu Montagner, 2018), kaj la Universitato de Trento, en kies statuto de la ‘Corso di Laurea in Lingue e Letterature Straniere Moderne’ de la ‘Facoltà di Lettere e Filosofia’, sub la titolo ‘Linguaggi artificiali ed esperantistica’ (D.R. 26.04.1984 n°. 487, Gazz. Uff. n°. 230 del 22.08.1984, art. 55), estas oficiale inkluzivita, kvankam ankoraŭ ne aktivigita, kurso en ĉi tiu kampo (Lastatempe (ekde la 20-a ĝis la 24-a de majo 2019a) estis tie organizita lekciaro pri „Esperanto kaj lingva simpligo”, vidu https://webmagazine.unitn.it/news/lettere/58417/corso-di-esperanto-esemplificazione-linguistica, kaj antaŭe estis gastigataj pliprofundigaj okazoj: vidu almenaŭ la doktoran prelegon pri „Esperanto, ĉu minoritata lingvo?”, la 18-an de decembro 2018a, https://webmagazine.unitn.it/evento/lettere/52148/esperantolingua-di-minoranza). Por pli vasta enkadrigo de la temo vidu la freŝan Astori, 2020a.
IPR 21/15
— paĝo 6 de la PDF —
Bildo 1 – Kovrilo de Astori, 2018b.
2.1 Kurso pri ‘Ĝenerala Lingvistiko’ ankaŭ Esperantlingva Ene de la Universitato de Parmo ekde 2017 ekzistas dedistanca kurso pri ‘Ĝenerala lingvistiko’ – vidu: <https://elly.dusic.unipr.it/2019/enrol/index.php?id=586\> La kurso estas elektebla en tri lingvoj: itala, angla kaj Esperanto. Oni ankaŭ verkis esperantlingvan manlibron pri ‘Ĝenerala Lingvistiko’: Astori, 2018a. 2.2 La ‘Premio „G. Canuto” por magistriĝa disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio’ La premio Canuto ekde dek unu jaroj (en la jaro 2019a oni festis la dekjariĝon), dank’ al videblo en la amaskomunikilaro, ne nur loka, kaj la varbado en la italaj universitatoj, estas grava informilo pri ‘Interlingvistiko’.
IPR 21/16
— paĝo 7 de la PDF —
Por skizi la historion de la Premio, 4 oni referencas la vortojn de Paolo Andrei, Rektora Moŝto de la Universitato de Parmo: Estis la 29-a de oktobro 2010 – jam pasis dek jaroj de tiam – la kvindeka jarreveno de la forpaso de Giorgio Canuto, Rektoro de la Universitato de Parmo de 1950 ĝis 1956. En la aŭlo de la Kavaliroj de la centra sidejo de la Universitato, en la mateno de la 16-a de novembro, kunveno kun la titolo “Kvindek jarojn post la forpaso de Giorgio Canuto” memorigis kaj celebris lian plurfacetan figuron de homo kaj sciencisto. Por substreki la valoron de la renkontiĝo alvenis la salutoj de la tiutempa Rektoro, Gino Ferretti, kaj, en la ĉeesto de la tiamaj Fakultatestro pri Beletro kaj Filozofio, Roberto Greci, Direktoro de la Departemento pri Klasika Filologio, Giuseppe G. Biondi, kaj de la orda Profesoro pri Glotologio kaj Lingvistiko, Guido Michelini; intervenis, por trakti la figuron de mia elstara antaŭanto, Guglielmo Masotti, orda Profesoro pri Jurmedicino (“Giorgio Canuto, homo de scienco”), Alessandro Mangia, Vicrektoro pri Esplorado, en tiu okazo ankaŭ kiel Prezidanto de Rotaria Klubo Parmo (“Giorgio Canuto, la rotariano”), kaj Davide Astori, la inspirinto de la tago kaj de la Premio (“Giorgio Canuto, la eŭropista esperantisto”). Plue, post la transdono de la unuafoja Premio, la enkonduka prelego de Fabrizio Pennacchietti, emerita Profesoro de la Universitato de Torino kaj eksa orda Profesoro pri Semida Filologio, komisiito pri la kurso “Interlingvistiko kaj esperantologio”, pritraktis la temon “Interlingvistiko en Akademio”. De tiu studa tago naskiĝis projekto, kiu dum du jarkvinoj plutenis sian vivecon, eĉ fariĝante ĉiam pli proponema, kiel evidentiĝas el la paĝoj pri la historio de la Premio entenataj en la unua parto de ĉi tiu volumo. Kaj ne eblas ne gratuli al la organizintoj, kiuj kapablis kune valorigi aktualajn sciencajn temojn, invitante, laŭvice, elstarajn fakulojn kaj stimulante esploristojn pli junajn kaj, ne laste, antaŭenigante la nomon de la Institucio, kiun mi estras, kaj la urbon, kiu ĝin gastigas. Ja ne estas hazardo ke, ene de la densa programo de “Parmo Itala Ĉefurbo de la Kulturo” tuj trovis spacon iu evento, la venontan 15-an de oktobro en nia Ĉefa Aŭlo, por ree proponi al la urbanaro la figuron de la “Rektoro esperantista”, kiel li estas konata en la mondo de la “Lingvo Internacia”, kaj festi la dekjaran datrevenon de la Premio al li dediĉita. 4 Por pliprofundigi ĝiajn historion kaj enhavojn vidu la jenajn kontribuaĵojn: Astori,
2011; 2014a; 2014b; 2020b.
IPR 21/17
— paĝo 8 de la PDF —
La bondeziro estas do, ke ĉi tiu momento de celebrado, sekura celo de jam signifoplena vojo, povu esti siavice renovigita komenco, alportanto de pliaj okazoj de riĉiĝo. La fakto, ke la trijara studkurso pri “Civilizo kaj modernaj fremdaj lingvoj” akceptis, ekde ĉi tiu akademia jaro, la instruadon de “Interlingvistiko”, estas pri tio jam iu unua, signifoplena atesto. (el Astori, 2020.)
2.3 Oficiala kurso pri ‘Interlingvistiko’ Kiel jam antaŭdirite en la supra prelego de la Rektoro, ekde la pasinta jaro ene de la programaro de la Universitato de Parmo disponigatas sendependa5 kurso pri ‘Interlingvistiko’. La programo legeblas ĉi tie: <https://cdl-clsm.unipr.it/it/degreecourse/details/184495\>. Tiucele specife verkitas manlibro: Astori, 2019a. 2.4 Interlingvistika agado Dum la lastaj jaroj apartaj tagoj estis dediĉitaj al specifaj interlingvistikaj temoj. Jen la lastatempaj6: • konferenco pri „Tolkien linguista e glottopoieta” (la 1-an de decembro 2017a) – vidu ĉe: <https://www.unipr.it/notizie/1deg-dicembredoppio-appuntamento-su-tolkien-linguista-e-glottopoieta\> • studtago pri „Alessandro Bausani fra Orientalismo, Interlinguistica e Fede Bahá’i” (la 25-an de oktobro 2018a) – vidu ĉe: <https://www.unipr.it/notizie/25-ottobre-giornata-di-studioalessandro-bausani-fra-orientalismo-interlinguistica-e-fede\> • renkontiĝo kun Ottavio Fatica, tradukinto de John Ronald Reuel Tolkien (la 12-an de decembro 2019a) – vidu ĉe: <https://www.unipr.it/notizie/12-dicembre-ottavio-fatica-spiegacome-si-traduce-tolkien\> Post tiuj ĉi spertoj naskiĝis studenta grupo, nomita „Team Segni”, kiu, post organizado de ekspozicio en la jaro 2019 (ekde la 5-a ĝis la 7-a de julio, 5 Jam
antaŭe inter la diversaj kursoj ne malofte spaco estas dediĉita al Interlingvistiko: la lasta kurso pri Ĝenerala Lingvistiko por la magistra diplomo (akademian jaron 2019-20), ekzemple, estis dediĉita specife al la temo „Esperanto, lingua pianificata fra vocazione ausiliaria e naturalizzazione” (oficiala adreso: <https://www.unipr.it/ugov/degreecourse/181462\>), kaj estis eldonitaj, por studpliprofundigo, la jenaj du volumoj: pri lingvo kaj kulturo la dulingva (itale-Esperante) Astori, 2018b, kaj pri literaturo Minnaja, 2019. 6 La unuaj du kunfluis en la jenajn publikaĵojn: Astori, 2019b; Astori; Sicuri, 2019. Aliaj studtagoj okazis, kies enhavoj kolektiĝas en la jenaj Aktoj: Astori, 2015; 2016; 2017a; 2017b.
IPR 21/18
— paĝo 9 de la PDF —
Berceto), 7 estas organizanta eventon titolitan „Segni: un percorso (inter)linguistico” ene de la programo de ‘Parmo itala kultura ĉefurbo 2020’.
Bildo 2 – Renkontiĝo de la studenta Grupo ‘Segni’. Referencoj Davide ASTORI, red. (2011) A 50 anni dalla scomparsa di Giorgio Canuto. L’esperanto n-ro 4 j. 88 (monografia numero). Davide ASTORI, red. (2014a). La Premio „G. Canuto” por magistriĝa disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio. Kvin jaroj da (inter)lingvistikaj pliprofundigoj en Parmo. Milano: FEI. Davide ASTORI (2014b). Ateneo Parmense. Premio di laurea “G. Canuto”. Universum n-ro 17-18, p. 16-19. Davide ASTORI, red. (2015) Inter Scienca Komunikado kaj Lingvaj Rajtoj (el la itala vidpunkto en eŭropa kadro). Memore al Arrigo Castellani, Milano: FEI. Davide ASTORI, red. (2016). Esperanto e UNESCO. A 60 anni dalla Risoluzione di Montevideo. L’esperanto j. 93 N.S. 1 (monografia numero). Davide ASTORI, red. (2017a). Esperanto è spiritualità?. L’esperanto j. 94 N.S. 2 (monografia numero). 7 Vidu <https://www.unipr.it/notizie/5-7-luglio-mostra-segni-un-percorso-nel-
mondo-del-se-allestita-da-studenti-dellateneo>.
IPR 21/19
— paĝo 10 de la PDF —
Davide ASTORI, red. (2017b). „Andiamo da Capacchi!” Il ricordo di un grande parmigiano a dieci anni dalla scomparsa, Milano: FEI. Davide ASTORI (2018a). Enkonduke al Ĝenerala Lingvistiko. Milano: FEI. Davide ASTORI (2018b). Due passi in Esperantujo. Una breve introduzione alla lingvo internacia, ragionata e con minima crestomazia. Parma: Athenaeum. Davide ASTORI (2019a). Interlinguistica. Pianificazione, creatività, contatto. Parma: Athenaeum. Davide ASTORI, red. (2019b). Alessandro Bausani (1921-1988) fra Orientalismo, Interlinguistica e Fede Bahá’í. A 30 anni dalla morte. Parma: Athenaeum. Davide ASTORI (2020a). Kia interlingvistiko estontecen?. Literatura Foiro n-ro 306, p. 221-23. Davide ASTORI, red. (2020b). Dieci anni (2009-2019) di Premio „G. Canuto” per tesi di laurea in Interlinguistica ed Esperantologia. Con cinque interventi linguistici a Parma. Parma: Athenaeum. Davide ASTORI; Elisa SICURI, red. (2019). Creating Worlds through Languages. Tolkien between Philology and Conlanging. Parma: Athenaeum. Carlo MINNAJA (2019). Introduzione alla letteratura Esperanto. Parma: Athenaeum. Andrea MONTAGNER (2018). Il ‘Fondo di Esperanto/interlinguistica’ dello IULM. En: Davide ASTORI (red.). Quale interlinguistica oggi? Quattro voci sul tema. L’Esperanto, monografia numero, p. 25-28. Fabrizio Angelo PENNACCHIETTI (2011). L’Interlinguistica nell’accademia italiana. L’Esperanto n-ro 88/4 (A 50 anni dalla scomparsa di Giorgio Canuto, monografia numero, red. Davide ASTORI), p. 17-18.
Biografio de la aŭtoro. Davide Astori, magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, doktoreco pri romanidaj lingvoj (LMU– Munkeno), diplomo pri paleografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, ekde 2015 asociita profesoro ĉe la Universitato de la Studoj de Parmo (Italio), post la hebrea, la araba kaj la sanskrita, instruas nun ‘Ĝeneralan Lingvistikon’, ‘Interlingvistikon’ kaj ‘Lingvon rumanan’. Inter liaj ĉefaj interesoj substrekindas: kontakto inter lingvoj kaj kulturoj, semidaj lingvoj, tradukscienco, lingvoj kaj mondkonceptoj, lingvaj kaj sociaj minoritatoj, soci-lingvistikaj aspektoj de naciaj identecoj. Specife pri la lingvo internacia li nombras pli ol 35 sciencajn publikaĵojn. Kun la eseo “La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia plano: interpopola dialogo kaj tutmonda interkompreno per EO kaj Homaranismo” li gajnis la (unuan) Premion „Luigi Minnaja” de la ‘Belartaj Konkursoj de UEA’ 2011 (la prelego aŭdeblas ĉe http://www.youtube.com/watch?v=stW8V1AZ-VM). Li gajnis la Premion “Maŭro La Torre” 2015 (de ILEI) per la esplorlaboro “La tradukoj de Pinokjo: kiel evoluis Esperanto inter 1930 kaj 2003”.
IPR 21/110
— paĝo 11 de la PDF —
Rezolucio de MondaFest’, kunverkita de la laborteamo pri la festivala temo
REZOLUCIO aprobita 2020-11-11 La Monda Festivalo de Esperanto, virtuala aranĝo, kiu okazis sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio dum tri monatoj de junio ĝis septembro 2020, kun partopreno de kelkaj miloj da personoj el entute 97 landoj, kaj kun pli ol 500 horoj da programoj en la Internacia Lingvo Esperanto, Debatis en serio da prelegoj, seminarioj, diskutaj sesioj kaj aliaj aranĝoj la ĉeftemon „UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”, aparte traktante la tri kolonojn de UN, Pacon, Homajn Rajtojn kaj Evoluigon, kaj la Tagordon 2030 de Unuiĝintaj Nacioj, Notis la atingojn de Unuiĝintaj Nacioj dum la unuaj 75 jaroj de ĝia ekzisto: rezultoj de la multflanka kunlaboro de la membraj ŝtatoj pri problemoj de paco, homaj rajtoj kaj evoluigo, kies dimensioj superis la povon de la unuopaj ŝtatoj unuope agantaj; Konstatis, tamen, ke tiu kunagado estas ankoraŭ nesufiĉa por superi la tutplanedajn krizojn, kiujn ni nun frontas, kaj estas malhelpata de miskomprenoj kaj naciaj rivalecoj; sekve la estonteco de UN, kaj fakte de nia planedo, dependas de pli forta multflanka kunagado inter la registaroj, en kunlaboro kun la tutmonda civila socio; Krome notis, kun aprobo, ke UN klopodas pli aktive engaĝi civilsociajn organizaĵojn, inter ili Universalan Esperanto-Asocion, por serĉi solvojn al tutmondaj problemoj kaj por realigi Tagordon 2030 kaj ties Celojn por Daŭripova Evoluigo; Insistas pri tio, ke la membraj ŝtatoj de UN pli forte kaj celkonscie kunlaboru, flankenmetante siajn diferencojn, kaj ke la tutmonda civila socio pli konscie kaj insiste subtenu tiun kunlaboron;
IPR 21/111
— paĝo 12 de la PDF —
Reasertas la pludaŭron de la plurjardeka kunlaboro de la Esperanto-movado kun la mondaj organizaĵoj UN kaj Unesko, kies valoroj kaj celoj tute kongruas kun la valoroj kaj celoj de la Esperanto-parolantoj; Alvokas ĉiujn al observado de la homaj devoj pri monda solidareco, paco kaj multflanka decidado pri problemoj komunaj al la tuta homaro; Rekomendas al ĉiuj esperantistoj ankoraŭ pli intense informiĝi pri la agadoj de UN kaj Unesko (ankaŭ pere de materialo pri UN eldonata en Esperanto), disvastigi tiujn informojn inter la publiko, insisti ĉe siaj politikistoj pri la valoro de multflankismo, kaj laŭeble mobilizi sin al kunlaboro kun UN kaj Unesko je ĉiu nivelo, ankaŭ pere de ties lokaj civitanaj asocioj; Atentigas al UN kaj Unesko pri la bezono de pli inkluziva lingvopolitiko, se ili volas mobilizi la tutmondan socion ĉirkaŭ siajn celojn, kaj pri la valoro de utiligado de la internacia lingvo Esperanto por atingi homojn en multaj landoj – valoro kiun Unesko jam komencas sperti per sia admirinda eldonado de verkoj ankaŭ en Esperanto.
Interkulturaj valoroj de Esperanto kaj instruado de fremdaj lingvoj. de Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ; Diplomita pri Informaj Sciencoj de la Havana Universitato. Instruistino de Esperanto (ekde 2010). Instruistino de la Hispana (ekde 2018) La interkulturaj valoroj lernitaj pere de Esperanto povas kontribui al la instruado de fremdaj lingvoj, pere de lingva vidpunkto kaj senparola komunikado. El persona sperto kiel juna instruistino de la hispana kaj de Esperanto, la temo allogas mian atenton, kun fokuso en la kulturo, komunikado kaj internaciaj interŝanĝoj. Kiam mi instruas Esperanton, enlande ĉefe, mi iel povas antaŭvidi aŭ supozi, kiuj povas esti la ĉefaj facilaĵoj kaj malfacilaĵoj de lernantoj por lerni la lingvon, pro la memkono de la hispana kiel mia gepatra lingvo, kaj tio povus aspekti kiel avantaĝa rolo kiel instruistino; sed kiam mi instruas la hispanan al eksterlandanoj, kio ja estas sufiĉe nova profesio por mi, tiam ne IPR 21/112
— paĝo 13 de la PDF —
temas nur pri la scipovo de mia gepatra lingvo, sed ankaŭ pri la maniero transdoni tiujn sciojn al tiom malsamaj homoj, kies pensmanieroj kaj kulturoj tre diversas. Influas kelkaj interkulturaj valoroj de Esperanto, kiel ekzemple, dekomence havi memfidan komunikadon kun tiu lernanto, sendepende de ties devenlando, lingvo kaj kulturo; gravas, ankaŭ dum la lerno-procezo, kune lerni ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri la lando mem, ecoj kaj trajtoj, kiuj ja influas la instrumanieron. Mi forte kredas, ke ni kiel instruistoj devas interesiĝi, pridemandi ĉu tio, kion ni legis aŭ scias pri la devenlando de nia lernanto, veras aŭ realas, kaj la plej bona maniero tion fari estas pere de interŝanĝoj, demandoj pri vivspertoj kaj opinioj, do, ne limigi nin nur al la informoj legitaj en gazetoj. Sperti amikecon kaj senton pri la fakto, ke mi estas ne nur instruistino, tio estas, ke la interrilato povas esti amikeca; tio ja rezultigas gravan interkulturan valoron. Niaj sentoj dum la lerno-procezo sciigos nin pri niaj fortoj kaj malfortoj kiel instruistoj; pri la bezono studi ĉiutage kaj trovi niajn proprajn instrumanierojn, ĝui instruante kaj motivi niajn gelernantojn. La interkulturaj valoroj de Esperanto reliefiĝas per la propono farata de ĝia movado, kiu kongruas kun la principoj de interkulturo, tio estas, la dialogo inter kulturoj kaj oponado kontraŭ ĉiuspecaj diskriminacioj, kaj aparte, la kultura kaj lingva diskriminacioj. Esperantistoj, kiuj akceptas la principon de esperantismo, praktikas la harmonian kunvivadon interkulturan kaj la reciprokan respekton al la diferencoj, tial, interkulturo estas kvazaŭ filozofio, modelo kaj ilo nepra por solvi konfliktojn je ĉiuj niveloj, tio estas, en la internacia politiko, en la labora kampo kaj en la instruado, aparte en kunteksto, kie diversaj kulturoj kaj etnoj kundividas la saman spacon. Nia intereso, kompreneble, fokusiĝas al la instruado, en la lingvo-lernado. Kaj en tiu punkto, ne eblas komuniki nur pervorte sen fari gestojn aŭ mienojn, kiuj eventuale fariĝas parto de maniero de la lernantoj por komuniki dum sia vivo, pro tio ankaŭ endas paroli pri la graveco de ne-parola komunikado en lecionoj de fremdaj lingvoj. Kiam ni salutas aŭ adiaŭas, eventuale tio signifas, ke ni bone fartas, ni ĝojas pro diversaj kialoj, kaj tio reliefiĝas ankaŭ en la lecionoj kaj atentendas en ĉiuj momentoj. IPR 21/113
— paĝo 14 de la PDF —
Se male, kaj surbaze de mia sperto, nia lernant(in)o komencas tuŝi siajn okulojn meze de la leciono, ofte tio povas signifi, ke li/ŝi lacas kaj tiam indus demandi: „Ĉu vi lacas?” Mi pensas, ke tio nepras, ĉar ne temas nur pri la fakto prepari lecionon kaj transdoni ĝin; se ne estas bona momento por tio aŭ sufiĉas la afero, la instruist(in)o devas klopodi kompreni kaj akcepti tion kaj pensi pri iu alia maniero transdoni la konojn aŭ praktiki aliajn aferojn pere de ludoj aŭ pere de dialogo plej malstreĉa por la gelernantoj, kaj tio eblas, interalie, danke al interŝanĝoj pere de ne-parola komunikado. Klopodi kompreni ke ĉio influas en la lecionoj de fremdaj lingvoj, ekz-e: lingvaj kompetentoj de gelernantoj, personaj trajtoj, lingvaj influoj, familia kaj socia etosoj, devenlandoj kaj kulturaj identecoj, por mencii nur kelkajn, ludas gravajn rolojn por havi plej diversajn interkulturajn valorojn en lecionoj de fremdaj lingvoj, kaj estos gravaj helpiloj por instruisto, el mia modesta vidpunkto. Kaj por fini, mi volas konkludi per frazo publikigita en la Eŭropa Konsilantaro de la Eŭropa Referenckadro en la jaro 2000: „Kompreni fremdajn kulturojn esencas por interkomprenado kaj komparado kun la propra kulturo, kaj resti en la mezo por starigi ekvilibron inter ambaŭ”.
SAT fondiĝis antaŭ cent jaroj de Mireille GROSJEAN Ni instruistoj instruas, do donas kadron kaj formon al scioj, kiuj devas eniri la kapon de niaj lernantoj kaj espereble resti tie eterne. Laŭ tio ni komprenas, ke el moviĝanta realeco ni devas fari ion simplan, kompreneblan. En Rusio loĝas rusoj, en Ĉinio loĝas ĉinoj, en Togolando loĝas togolandanoj. Tamen mi renkontas togolandanojn en Benino, francoj vivas en Svislando, britoj ekloĝas en Usono. La realo estas ne klara, ne simpla, ne eterna. En la instruado ni ne povas krei spacon por transdono de fluantaj faktoj kaj veroj. SAT-amikaro estas asocio el SAT, kiu celas labori en francparolaj landoj. La organo de tiu asocio nomiĝas „La Sago”. SAT-amikaro tre gravas en Afriko. Ĝi eldonis poŝvortaron franca-Esperanto kaj malavare sendas ĝin al afrikaj kluboj kaj asocioj. Pri SAT-amikaro mi legis, ke: „SAT-Amikaro IPR 21/114
— paĝo 15 de la PDF —
vivis ĉiam ne per grandiozaj planoj sed per la persista, amika kunlaboro de samidealaj kamaradoj subtenataj de reciproka fido”. La slogano de SAT estas „SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, penskaj agad-kapablo!” Tion oni legas sur ĉiu numero de ĝia revuo „Sennaciulo”. Nacio estas firma kadro intelekta, kiun ni akiras en la lernejo kaj en la familio. En nia memoro estas landoj ĉirkaŭitaj de landlimoj, ni memoras pri ĉefurboj… Ni estas formatitaj. Miaj lernantoj firme asertis: „Mi ne estas pura ano de nia urbo, ĉar mia avino estas el Hispanio”. Alia samopiniis asertante, ke ŝia patrino estas el Italio, ktp… Pura sviso ne ekzistas. Mia avino estis el Nederlando… Ĉiu vivo estas renkontiĝo, skribis Martin Buber. Vivo aperas per mikso. Ni pensu pri Zamenhof: „Ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”. Ĉio klaras. Klare ni devas instrui simple kaj travideble. Tamen per vortoj ni povas atentigi niajn lernantojn, ke la lernendaj teorioj estas provo prezenti la realon, kiu foje eskapas kaj transformiĝas. Ni malfermu la pordon al fluaj realaĵoj. La tasko de niaj lernantoj estas salti en veturantan trajnon kaj kunveturi dum kelkaj jaroj.
WIKIPEDIA dudekjara de Mireille GROSJEAN Kiu neniam uzis tiun mirindan retan enciklopedion? Kiu ne uzas ĝin por salti de lingvo al lingvo por trovi taŭgan tradukon por iu vorto? Kiu ne korektis iun eraran frazon en ĝi? Kiu ne aldonis iun informon en ĝin? Kiu ne aldonis iun etikedon por ligi vorton kun samsignifa artikolo? Eble kelkaj el ni eĉ kreas artikolojn tie. Wikipedia, en Esperanto Vikipedio, estas libera enciklopedio. En tiu medio, kie regas interŝanĝoj kaj permeso aliri al malfermitaj dokumentoj kopieblaj, oni IPR 21/115
— paĝo 16 de la PDF —
inventis signon, kiu aperas kiel c, sed ne malfermita al dekstro, sed malfermita al maldekstro. Tion la gvidantoj de vikipedio nomas ne copyright sed copyleft. Fakto estas, ke la vorto rajto kaj la vorto dekstra estas la samaj en la germana (das Recht), en la franca (le droit), en la angla (the right). La baza ideo de Vikipedio estas ĝia malfermiteco. Iu povas ion aldoni. Eble vi dubas pri ĝia fidindeco… Tamen iu povas ankaŭ korekti, kaj la fina rezulto estas io sufiĉe valida. Estas ankaŭ administrantoj kaj kontrolantoj. Estas reguloj, estas provejo, estas mentorado. La laboro en vikipedio estas facila, ĉar ekzistas multaj klarigoj tre trafaj. La redaktora laboro postulas precizan skribadon kaj atenton; fermi HTML-etikedon se oni malfermis la saman etikedon, tion oni ne rajtas forgesi; …. sed ĉiu kapablas fari tion. En Vikipedio estas komuna kolekto de fotoj. Tien iras la redaktantoj de iu versio por preni fotojn, kiuj estas libere kopieblaj. Do la fotoj ne ligiĝas al iu specifa versio. La ideo estis lanĉita la 15-an de januaro 2001 kaj la Esperanto-versio samjare. Chuck Smith faris tiun komencan laboron, kaj sekvis diversaj kontribuantoj el plej diversaj mondopartoj. Kiam mi esperantistiĝis, – en la jaro 1985 – mi tuj havis kontaktojn kun afrikanoj. Iam iu afrikano skribis al mi: vi eŭropanoj devas verki resumojn pri ĉiuj sciencoj, tiel ke ni afrikanoj povu aliri al scioj sen uzi la koloniajn lingvojn. Mi bone komprenis la senton. Mi klare vidis, ke temas pri giganta laboro. Nun ni havas tion, tio estas Vikipedio en Esperanto. Baldaŭ ni atingos 300 000 artikolojn. Bonvole aldonu artikolojn, tiel ke en tiu jubilea jaro 2021 nia versio en Esperanto atingu 300 000 artikolojn. Por ni instruistoj tiu enciklopedio estas trezoro. Ni povis informiĝi en ĝi, ĝi estas neelĉerpebla fonto de scioj. Ni povas gvidi niajn lernantojn al ĝi. Plej ofte la lingvo estas altnivela, do bona modelo por legemuloj kaj scivolemuloj. Ni povas lanĉi komunan redaktadon de artikolo aŭ artikolparto en nia klaso, ekzemple pri nia urbo aŭ vilaĝo jene: en pluraj artikoloj pri urboj aperas ĉapitro: Urbo X kaj Esperanto, kaj tie legiĝas pri kongresoj kaj gravaj eventoj. Viaj klasanoj povus verki tiajn aldonaĵojn. Por altigi la valoron de la artikoloj, gravas aldoni plej diversajn fontojn, kiel artikoloj en revuoj, filmoj en la Reto kaj similaj. Se vi trovas erarojn en iu artikolo, vi povas lanĉi viajn lernantojn al ĉasado de ili.
IPR 21/116
— paĝo 17 de la PDF —
El la landoj kaj sekcioj… Britio (Skotlando) Progreso ĉe la Universitato de St. Andrews St. Andrews estas la plej renoma kaj longviva universitato en Skotlando. Legu pri tio ĉe: https://www.liberafolio.org/2020/05/18/esperanto-allogasesploristojn-pri-internaciismo; http://standrewstransnational.wp.standrews.ac.uk/research/esperanto-and-internationalism-c-1880s-1930/ Prof. Bernhard Struck informas nin, ke la Centro de Esperanto-studoj ĉe la Universitato de St. Andrews bone progresas. Ĉiuj tri unuajaraj doktoriĝaj studentoj faris konsiderindan progreson: Marcel Koschek, kiu esploras pri Varsovio kiel ĉefloko, lokaj kaj transnaciaj retoj, kun ĉefa fokuso al TEKA kaj kuracistoj; Pilar da Lamo Requiero pri Katalunio kaj la Ibera Duoninsulo, Esperanto kaj naciismoj en tiu regiono; kaj Manuela Burghelea, kiu faras ciferecajn esplorojn anstataŭ surloka laborado en Rio-de-Ĵanejro, ĝis sekura vojaĝado eblos. La grupo organizis iom da kunvenoj antaŭ la kronviruso, kaj poste rete per Zoom kun la Glasgova Esperanto-klubo, bonvenigante prezenton de Guilherme Fians en Manĉestro. Mallonga intervjuo pri la agado de la grupo aperis en Libera Folio (vidu supre). Peris Mireille GROSJEAN Transnacia historio Naskiĝis en decembro 2020 retejo de la teama projekto “Esperanto kaj Internaciismo”, gastigata de la Universitato de St Andrews, Skotlando. La projekto estas bazita en la Instituto por Transnacia kaj Spaca Historio de St Andrews kaj celas esplori la fruajn jardekojn de la Esperanto-movado (ĝis la jardeko 1920). Parto de la projekto temas ankaŭ pri la revigliĝo de la Esperanto-movado en la nuntempo. La membroj de la teamo estas profesoro Bernhard Struck kaj la doktoriĝantaj studentoj Manuela Burghelea, Marcel Koschek kaj Pilar Requejo de Lamo. La areoj kovritaj de iliaj esploroj rilatas ĉefe al Bohemio, Skotlando, Hispanio, Pollando kaj Brazilo. En la retejo regule publikiĝos blogaĵoj, mapoj kun lokaj esperantistoj aŭ partoprenintoj de internaciaj kongresoj, biografioj de pioniroj de la Esperanto-movado kaj intervjuoj kun nuntempaj esperantistoj. Vizitu la novlanĉitan retejon ĉe https://www.transnationalhistory.net/esperanto/en/705ea-home/ Burghelea MANUELA IPR 21/117
— paĝo 18 de la PDF —
Ĉinio Novaĵoj el Zaozhuang Post subskribo de interkonsento inter UEA, ILEI kaj Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio, ni neniam kontaktiĝis por reciproka informado pri nia kunlaboro. Pro la pandemio la internacia kunlaboro malfacile okazas. Nun mi volas raporti al vi pri la laboro en 2020 de la universitato kaj la Eo-Muzeo: 48 gestudentoj de la Esperanto-fako studas en la universitato, D-roj Maciej, Bak Giwan kaj la instruistoj Sato kaj Semio instruas tie. En la jaro 2020 la muzeo ricevis 1650 kolektaĵojn el 6 landoj, la plej multaj estas pli ol 600 libroj, kolektitaj de la islanda verkisto Baldur Ragnarsson. En la jaro 2020 la muzeo gastigis 2022 vizitantojn el Ĉinio. La universitato verkis kaj eldonis la libron Eventoj pri EsperantoMovado. Nun la universitato planas varbi internaciajn studentojn por la Esperanto-fako.
Mi esperas, ke ni tri organizoj povos kunlabori laŭ la interkonsento. Pli bone estas, ke ni kune varbu kaj informu internaciajn studentojn por nia afero. sincere via Semio IPR 21/118
— paĝo 19 de la PDF —
Germanio Esperanta eksterkadra studsemajno en Frankfurto ĉe Majno De la 30-a de novembro ĝis la 4-a de decembro okazis ĉe popola altlernejo en Frankfurto ĉe Majno „Esperanto-semajno”, aŭ oficiale: „Eksterkadra studsemajno” (Bildungsurlaub) Esperanto. Eksterkadra studsemajno en Germanio estas speciala formo de entreprena forpermeso, dediĉenda al profesia aŭ politika pliklerigo de la dungitoj. Al la plej populara formo de tiaj (kutime unusemajnaj) intensaj kursoj apartenas lingvokursoj. Post sukcesa okazigo de diversaj Esperanto-kursoj dum la pasintaj du jaroj la popola altlernejo de Frankfurto ĉe Majno decidis okazigi tian intensan kurson en formo de ŝtate agnoskita edukadforpermeso ankaŭ pri Esperanto. Nia lingvo tial fariĝis samranga kun aliaj „grandaj” lingvoj – ekzemple la angla, franca, rusa aŭ pola. Al Esperanto-semajno aliĝis jam relative frue post la anonco (kaj malgraŭ la pandemiaj malcertecoj) kvar interesiĝantoj. La kvintaga kurso daŭris de la 10-a matene ĝis la 17-a posttagmeze ĉiutage, el kio 75% konsistis el lingvolernado kaj 25% el kultura parto. La kulturan parton konsistigis informoj pri la Vivo de Zamenhof, influo de germana kaj jida lingvoj al Esperanto, skizo de Esperanto-literaturo, historio de Esperanto en Germanio, kaj Esperantaj muziko, filmoj kaj reklamo. La lingvon mem la kursanoj lernis en konversaciaj situacioj (orientiĝo en la urbo, vizito de restoracio, ktp.), per lingvoludoj, kaj kompreneble ankaŭ per ekzercado pri la gramatiko. Je la fino de la kurso ili jam kapablis legi kaj kompreni fragmentojn el Esperanta literaturo, i.a. de Julio Baghy. Danke al plej moderna teknika ekipaĵo de la popola altlernejo eblis senprobleme eĉ aŭdigi fragmentojn de la Zamenhofa voĉo kaj spekti fragmenton de „Inkubo” kun William Shatner – post kvar tagoj de intensa lernado la kursanoj jam kredinde kapablis kritiki la elparolon de kelkaj aktoroj kaj tre trafe perceptis iliajn lingvajn erarojn. La kurso estis tre sukcesa kaj rilate la lernadon de Esperanto, kaj ankaŭ rilate IPR 21/119
— paĝo 20 de la PDF —
la sintenon al Esperanto fare de la altlernejo mem. Por la venontaj semestroj denove estas planataj pliaj Esperanto-kursoj kaj eksterkadraj studsemajnoj – ankaŭ por progresintoj je la nivelo B2.
Martin PTASIŃSKI (AGEI)
Italio Ni estas klaso kun 21 lernantoj. Ni ĉeestas la kvinan klason ĉe Elementa Lernejo de Verdello (Norda Italio) kaj ni studas Esperanton ekde tri jaroj. Ni ŝatus korespondi kun klaso de samaĝaj gelernantoj. Bonvolu kontakti nian instruistinon Antonella PIGNATIELLO: unicamedusa@gmail.com. Dankon!
Litovio La novaĵretejo “Mano kraštas” (Nia lando) plu publikigas retajn lecionojn de Esperanto. Nun aperis jam la tridekoka. Bonvolu reklami tiun eblon lerni Esperanton inter neesperantistoj: https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la38-a-leciono-(pamoka). La kurso aperas kun tradukoj al la litova. Povilas JEGOROVAS IPR 21/120
— paĝo 21 de la PDF —
Pollando La 5-a Interlingvistika Simpozio kun la titolo „Rolo de lingvoj en interkultura komunikado” okazis 17-18.09.2020 en virtuala formo kun rekorda nombro da partoprenantoj (pli ol 300 el pli ol 50 landoj) kaj preskaŭ 60 prelegoj en 3 lingvoj (Esperanto, angla kaj pola). Programo, resumoj kaj raporto legeblas: – en Esperanto http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/simpozio2020.html – en la angla http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/studojen.html Ilona KOUTNY Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj kiu organizis la simpozion
Pri Zamenhofaj Festoj la 15-an de decembro Bolas la ideoj kaj la preparlaboroj en la kluboj, kiam la 15-a de decembro alproksimiĝas. Malgraŭ la bremsoj de la pandemio ni povis aŭdi kaj legi diversajn raportojn pri tiuj kunvenoj. La kutimaj klubanoj venas; eble ili alportas manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Ofte venas gastoj. Tiam estas okazo prezenti la lingvon en prelegeto kaj enkonduki la lingvon per kurseto. Estas bona okazo komenci kontaktojn kun interesatoj. La strategio devas esti bone elpensita kaj preparita. La Zamenhofa Festo ankaŭ povas esti okazo eldoni artikolon en loka gazeto kaj/aŭ organizi eventon kiel Lingva Festivalo. Vidu sube la agadon en Rusio. Alia eblo estas verki poemon, kanti ĝin kaj sendi ĝin al la tuta mondo, kiel faris Maria Lazare Laroca el Brazilo. Tiu Tago povus esti preteksto por lanĉi ekspozicion, por promeni surstrate kun ŝildoj kaj muziko, por skribi pri Eo en la sociaj retoj (vidu la vastan kampanjon en 2020 lanĉitan de Henri Masson en Francio). Do en tiu Tago ni forlasu nian kvietan vivon kaj montru nin al la mondo. La 15-a de decembro estas ankaŭ la Tago de la Libro. Lige al tio ILEI lanĉis programon: Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro. Ekde 2016 la Estraro de ILEI elektas tekston, kiun ĝi proponas al la esperantistoj en la tuta mondo. Do la sama legaĵo vekas intereson, diskutojn, demandojn kaj respondojn en la kluboj. En 2020 la teksto estis bela poemo de Julia Sigmond. IPR 21/121
— paĝo 22 de la PDF —
JULIA SIGMOND (1929 – 2020) La hungardevena rumana civitanino, emerita pupaktorino, konata Esperanto-verkistino mortis la 23-an de marto 2020 en Piacenza, Italio. Ŝia forpaso estas granda perdo por la originala Esperanto-literaturo. La 27-an de marto en la sama hospitalo forpasis ŝia edzo Filippo Franceschi, Sen Rodin. Li junaĝe lernis Esperanton en sia naskiĝurbo Padova. Post la emeritiĝo li translokiĝis al eta vilaĝo en la Apeninoj apud Piacenza kaj tien translokiĝis Julia post ilia geedziĝo. Unu el la lastaj libroj eldonitaj de Julia estis aro da tradukoj de ŝia poemo “Dialogo”, en 52 lingvoj. (Júlia Sigmond – Vikipedio (wikipedia.org) ) DIALOGO Kaj se jam ĉion ni rakontis, pri kio ni parolos? – Ĉiam ekzistos io, pri kio paroli. Kaj se ne plu estos? – Tiam ni silentos. Kaj tiam ni ne plu amos unu la alian? – Tiam ni eĉ pli amos unu la alian. Kaj tiam ne doloros la silento? – La silento ne doloras, se ni amas. Kaj se la silento doloros? – Tiam ni denove ekparolos. Kaj pri kio ni parolos? – Pri tio, kial doloras la silento. Kaj tiam ni amos nin unu la alian? – Ĉiam ni amos unu la alian. Kaj se ni ne scios, kial doloras la silento? – Tiam ni kantos. Kaj se ni ne konas la kanton de la alia? – Tiam ni instruos unu la alian. Kaj se ni ne povos lerni ilin? – Tiam ni aŭskultos la kantojn de la alia. IPR 21/122
— paĝo 23 de la PDF —
Kaj se ni jam ne aŭdos? – Tiam silente ni rigardos unu la alian Kaj se ni ne plu vidos? – Tiam ni prenos la manon de la alia. Kaj tiam ankoraŭ ni estos feliĉaj? – Dum ni vivos ni estos felicaj, ĉar ni amos unu la alian. Jen du raportoj pri Zamenhofaj Festoj en Orienta DR Kongo. Vi povos konvinkiĝi, kiom agemaj estas niaj samideanoj en DR Kongo. 1) La Zamenhofa Naskiĝtago en Rutshuru. (Provinco Kivu, Orienta DR Kongo) Ĉio okazis bone en Rutshuru. La klubo Rondo Esperantista de Kiwanja (REK) trovis favoron de la estro de la institucio Nyongera (lernejo de la komunumo 34-a CADAF). La vicpastoro de tiu preĝejo ĉeestis kaj eĉ partoprenis en la ludamuzado. Joel Muhire parolis pri la historio de Esperanto, disdonis priesperantajn informfoliojn. Kambale Amani Love prelegis pri „Komunikado kaj misinformado” kaj Frato Elie kiu reĝisoris la tutan programon, faris etan kurson de Esperanto. Antaŭ ol disiĝi, Kambale Amani Love kun sia kunakrobato faris amuzan ĵongladon, kaj ni poste interkonatiĝis per bulĵetado al apuduloj. Ni ĝoje ridis kaj decidis ke tiaj renkontiĝoj estu oftaj, almenaŭ unu fojon monate! Vivu Esperanto, vivu Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto! Raportis Joel MUHIRE 2) Dum la naskiĝtago de Ludoviko Lazaro Zamenhof la 15-an de decembro 2020 en la provinco Norda-Kivuo / teritorio de Rutshuru, Demokratia Republiko Kongo, okazis jenaĵoj: Ni ĝojas atingi ĉi tiun naskiĝdaton de Ludoviko Lazaro Zamenhof kiel lian hodiaŭan naskiĝtagon en nia Rutshuru-Teritorio. Estas evidente por ĉiuj neesperantistoj partopreni ĉi tiun tagon kune. Jen la tagordo de la bone aranĝita programo: 1. Kantado de la internacia Esperanto-himno “LA ESPERO” 2. Prezento de la membroj, iliaj funkcioj kaj la gastoj 3. Malferma vorto de la Prezidanto de VSK-Klubo 4. Prezidanta parolado de Klubo Verda Stelano IPR 21/123
— paĝo 24 de la PDF —
5. Komento pri la datreveno de la naskiĝo de la iniciatinto de Esperanto. 6. Koktelo La ceremonio komenciĝis de la kluba prezidanto la 15-an de decembro 2020. La VSKlubanoj kaj la ĉarma porinfana grupo „ĈIAM ANTAŬEN” kantis la internacian himnon „La Espero”. Raportis Honoré SEBUHORO El la parolado de Honoré Sebuhoro: Karaj gastoj kaj eminentaj membroj de la Esperantoparolanta mondo, Ni tre ĝojas bonvenigi vin ĉi tie al nia forumo por rakonti al vi mallongan historion pri la Esperanta lingvo. Kompreneble, ke la fondinta aŭtoro travivis multoblajn malfacilaĵojn kreante ĉi tiun lingvon. Li konkeris kaj gajnigis ĝian rekonon eĉ fare de l’ Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO. Resume, nia Esperanta lingvo riĉiĝis, riĉiĝis kaj fariĝis pli subtila. Ĝi estas viva lingvo, ĉar ĝi persistas, ĉiam daŭros kaj neniam malaperos. Ĉi tiu lingvo estis proponita al ni kiel neŭtrala internacia lingvo en 1887 fare de Doktoro L.L. Zamenhof, kuracisto, kiu loĝis en la okcidenta parto de granda imperio. Ĝi povus tiam evolui kaj iĝi dua internacia lingvo por ĉiuj. Zamenhof opiniis, ke neŭtrala lingvo apartenanta al ĉiuj homoj ne nur havigos praktikecon, sed ankaŭ kontribuos al konflikto-mildigo kaj al antaŭenigo de la paco. Esperanto jam atingis gravan rezulton: ĝi fariĝis viva transgeneracia lingvo kaj estas uzata de miloj da parolantoj tra la mondo. Iuj el tiuj homoj kunvenas en asocioj. Universala Esperanto-Asocio (UEA) registras membrojn en pli ol 114 landoj. (…) La internacia uzo de reduktita nombro da lingvoj distordas kulturan interŝanĝon kaj malekvilibrigas la fluon de informoj favore al politikaj, ekonomiaj kaj ideologiaj elitoj de lingve privilegiitaj landoj. La uzo de neŭtrala kaj pli facile lernebla lingvo povus parte restarigi ekvilibron kaj justecon. Esperanto estas egalrajteca, ĉar ĝi permesas al larĝaj tavoloj de la popolo el diversaj landoj komuniki sen lingvaj kaj politikaj baroj. Esperanto-lernado postulas ĉirkaŭ trionon de la necesa tempo por lernado de la angla aŭ germana lingvoj. Komprenu, ke Esperanto havigis al si rezolucion en 1954 fare de UNESKO kaj estis agnoskitaj gravaj rezultoj atingitaj de ĝi en la kampo de internaciaj interŝanĝoj kaj alproksimiĝo de la popoloj. IPR 21/124
— paĝo 25 de la PDF —
En Rusio La 5-an kaj la 6-an de decembro tre sukcese okazis virtuala Moskva lingva festivalo N15, organizita de Moskva Esperanto-Asocio MASI. https://sezonoj.ru/2020/12/ruslando-22/ Okaze de la Zamenhof-Tago en la populara porinstruista kaj porlernejana reta revuo Mel (Kreto) aperis granda artikolo pri Esperanto surbaze de intervjuo kun Irina Gonĉarova. La artikolon legis ĉ. 5800 homoj. https://mel.fm/izucheniya-yazykov/3541069-esperanto\#comments
En Brazilo Al L. L. Zamenhof Je l’ vojmezo de l’ urbaj ĝangaloj Perfort’ regas, ĉifonas moral’; l’ anim de l’ mond’ vagadas Senkapigojn barbarajn baraktante tra bruega lum’. oni spektas per televidilo. Kvankam l’ arbareg’ ne obskuras, ĝi vojiradas blinde laŭ riveroj el fantomoj hidaj:
Ho Di’! Kien la homaro iras? Ĉu l’ mondanim’ fiaskis? – Ne! – krias idealo: L’ espero pacience obstinas…
Maria NAZARÉ LAROCA Juiz de Fora. 08/12/2014. http://www.nazarelaroca.blogspot.com.br/
Anoncoj „Espéranto propédeutique 2019” Ĵus ricevita verko, aparte grava por Eo-instruistoj, senpage elŝuteblas: „Espéranto propédeutique 2019” (en la franca) https://bernardsergent.fr/esperanto/ La aŭtoro: https://fr.wikipedia.org/wiki/Bernard\_Sergent (kiu verkos pri li en eo.wikipedia.org?) IPR 21/125
— paĝo 26 de la PDF —
Bernard SERGENT, franca historiisto kaj arkeologo, esploris abunde pri mitoj kaj ne restis en eŭropaj teritorioj, sed esploris ĝis Barato. Li multe verkis pri mitoj, lingvoj kaj historio. Li aktivas socie kaj kunlaboris kun Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) okaze de la elektoj por la Eŭropa Parlamento.
Informilo por Interlingvistoj Esperanto-studoj, sciencaj esploroj pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj, kunvenoj pri ĉi tiuj temoj, bibliografiaj indikoj pri aperintaj libroj aŭ artikoloj de vi aŭ de viaj konatoj en kiu ajn lingvo estas tre bonvenaj ĉe la redaktanto de la Informilo por Interlingvistoj, Angela Tellier, angela.tellier@esperantic.org. IpI estas speco de oficiala bulteno de la intelekta tavolo de Esperantujo. Ĝi estis iniciatita de la kar-memora Detlev Blanke kaj servas nian komunumon de multaj jardekoj.
250+ fakaj Esperanto-vortaroj en la reto! Kolekto de Esperantaj fakaj vortaroj kaj terminaroj, troveblas en interreto. La vortaroj kaj terminaroj estas libere uzeblaj, legeblaj kaj elŝuteblaj! La kolekto inkluzivas ankaŭ laŭtemajn vortarojn, kiel tabuaj vortoj, kuirado, rim-vortaroj, maldecaj vortoj, ĵargono ktp. La kolekto estas parto de Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB. Ĝi estas daŭre aktualigata. Se vi konas mankantan eron – bonvenas via sciigo! Adreso de la vortara kolekto: http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/ SZILVÁSI László
Lerni la ciferecon kaj lerni ciferece En belga ĵurnalo estis interesa artikolo pri la ĝeneraligo de cifereca instruado en la lernejoj, i.a. pro la korona viruso (*) laŭ D-ro Benoit Galand, profesoro pri edukaj sciencoj en la Universitato de Louvain (Loveno, Belgio). Laŭ li estas granda diferenco inter lerni la ciferecon kaj lerni ciferece. Fakte, la interagado ebligita de ĉi tiu ilo rapide troŝarĝas la atenton kaj labormemoron. Studoj montras, ke tiel studentoj ĝenerale lernas malpli bone ol per papera komunikilo. Krome, kaŝitaj kostoj estas ligitaj al la vasta uzo de cifereca teknologio en la lernejo. Nepras aĉeti la aparataron, tio estas nur parto de la ciferecaj kostoj. Oni devas pensi ankaŭ pri regulaj ĝisdatigoj kaj IPR 21/126
— paĝo 27 de la PDF —
pri la rapida malnoviĝo de komputila aparataro. Sen mencii, ke por produkti komputilojn kaj tablojdojn oni devas ĉerpi maloftajn minaĵojn, malgraŭ mediaj reguloj. Krome malnovaj komputiloj kutime alvenas en rubodeponejojn en sudaj landoj. Sed, kian lokon oni devas doni al cifereco en edukado? Estas vigla debato inter tiuj, kiuj diras, ke estas ĉefprioritato renkonti hodiaŭajn edukajn defiojn kaj la bezonojn de nia ekonomio, kaj tiuj, kiuj kredas, ke ĝi estas minaco por la intelekta disvolviĝo kaj sano de niaj infanoj. Laù prof. Galand, la celo de tiu teksto estas resumi studojn pri la efikoj de cifereca teknologio ĉe studentoj. Pli specife, sep aktualaj ideoj ĉirkaŭ cifereca edukado estas diskutitaj: 1) la interagado kaj plurrimeda naturo de cifereca akcelado; 2) cifereca teknologio antaŭenigas aŭtonomion de lernantoj; 3) cifereca instruado pli instigas; 4) videoludoj kaj programado ebligas disvolvi transversajn kapablojn; 5) scioj haveblas interrete, do ne necesas instrui kaj lerni ilin; 6) la hodiaŭaj lernantoj esence diferencas de tiuj, kiuj venis antaŭ ili; 7) cifereca teknologio ebligas malaltigi la kostojn de edukado. La rezultoj indikas, ke ĉi tiuj ideoj plejparte malĝustas. Koncerne la lernadon, cifereca teknologio ŝajnas nek pli bona nek pli malbona ol alia ilo aŭ rimedo, sed havas kaŝitajn kostojn, kiuj ofte estas malmulte menciitaj. (https://ojs.uclouvain.be/index.php/cahiersgirsef/article/view/542 53 ). (*) La Dernière Heure, Maïli Bernaerts, ”La généralisation du numérique a un coût politique”, 23 nov. 2020, p. 11)
Informis: Germain PIRLOT
Landaj gravaĵoj kaj laboroj farendaj kaj farataj Stefan MACGILL (Hungario) LA: Gravas landa aŭ regiona agado, ankaŭ por ILEI! ILEI havas gravajn taskojn tie. La estraro de ILEI devas nomumi respondeculon pri sia landa aŭ teritoria agado. TEJO nomumis respondeculon, mi respondecas por UEA. Tria respondeculo de ILEI povus krei triopon kaj tre forte kunlaboros! Finnlando anoncis la baldaŭan fermon de la ILEI-sekcio. ILEI en Svedio, Norvegio kaj Islando ege malfortas (kiel trovis AMO 70). Srilanko profunde ekdormis (ankaŭ ĉe UEA). Aparte alarma estas la silento de la franca sekcio – lando, kie la instruistoj pioniris – en la starigo de ILEI mem kaj en la akiro de la kastelo Greziljono en 1953. Same miriga estas la manko de Hispanio IPR 21/127
— paĝo 28 de la PDF —
kaj Katalunio, landoj iam kun granda laboro! Loko por laboro: Filipinoj – tie komplete mortis la tradicia movado kaj naskiĝis tute nova junulara movado. Ilia motoro ja iĝis la estrarano de TEJO pri landa agado. Certe ili tie bezonos (eble havas) instruistojn! La bazo por plia esplorado estas https://www.ilei.info/instancoj/sekcioj.php plus la listo en IPR 2020/01. Multaj sekcioj ne havas montritan adreson, ĉar ili ne donis la aperigan permeson bezonatan laŭ la eŭropaj leĝoj pri privateco. Tiujn sekciojn mi indikas per *. Landoj aŭ teritorioj sen sekciestraj informoj en la retejo de ILEI: Armenio*, Benino*, Bulgario*, Francio*, Hispanio*, Katalunio*, Kongo DR*, Kubo*, Meksiko*, Nepalo*, Norvegio*, Sud-Afriko*, Svedio* kaj Vjenamio * (13 – ĉiuj mankas nur pro la eŭropaj reguloj. Tiuj sekcioj kiel eble plej baldaŭ donu aŭ maldonu permeson por la aperigo de la sekciaj adresoj.) Landoj aŭ teritorioj sen reprezentantaj informoj en la retejo de ILEI: Niĝerio*, Pakistano*, Rusio*, Slovakio (vakas), Tajvano*, Urugvajo* (6 – nur unu vere vakas). Landoj aŭ teritorioj sen kontaktpersonaj informoj en la retejo de ILEI: Bolivio*, Bosnio kaj Hercegovino*, Haitio*, Kenjo*, Kostariko*, Nikaragvo*, Portugalio (vakas), Srilanko* kaj Venezuelo *(9 – el kiuj kvar estas suspektataj vere malaktivaj.). Sekve, el la 70 landoj principe kun teritoriaj entoj, 28 ne montras informojn, plejparte pro tiuj eŭropaj reguloj, kaj manko de reago de la koncerna sekcio aŭ teritorio – en si mem signo pri nesufiĉa aktiveco. La plena listo de adresoj aperas fine de la nuna numero. LAPA: Tiu mallongigo signalas persistan servon de UEA: <Landa Parad’>. Esence temas pri perreta daŭrigo kaj plibonigo de la parto de la siatempa Jarlibro pri la Landaj Asocioj. La rezultoj troveblas kaj konsulteblas en la retejo <aktivulo.net>. En la tradicia Jarlibro, la tuteco de informoj pri difinita lando troviĝis en ok lokoj. En la reta versio, ĉio troveblas unuloke. Fine de 2020 estis ĝisdatigitaj la datumoj pri Azio, Eŭropo kaj MONA (Meza Oriento kaj Norda Afriko). Komence de 2021, ni eklaboras pri nova regiono, por enpreni la ĝis nun ekskluditajn landojn Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado kaj Usono. La regiono nomiĝos Pacifiko. Post tio, sekvos la aktualigo de la partoj pri Afriko kaj Latinameriko. LA PLUSO: Ni urĝe bezonas pli da instruistoj en la movado kaj la komunumo. La Fondaĵo Canuto staras preta membrigi homojn kun transpagaj problemoj. De jaroj ĝi aparte zorgas pri membrigo de virinoj kaj IPR 21/128
— paĝo 29 de la PDF —
junuloj. Al tiu prioritato, ni devas aldoni instruistojn. Tio spegulas diraĵon, kiun mi aŭdis en Afriko, kiu ja validas por multaj mondpartoj: „Ĉe ni ĉiu esperantisto devas rapide fariĝi instruisto”. Do, sendu al mi proponojn por membrigo de instruistoj. Mi informos vin pri la necesaj informoj por realigi la membrecon. LA PANDEMIO: ILEI spektakle adaptis sin al la pandemia realeco. La virtuala kongreso VEKI atestas tion. Kredeble tra 2021 ĝi devos daŭrigi tion. Krome ĝi havas mision peri informojn pri la evoluo de la pandemio, plenumebla partnere kun UMEA, kun kiu ILEI* delonge kunlaboras.
Ni kongresumos en Benino de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2021 Ni devas forlasi la ideon kongresumi en Edinburgo Eksciinte pri UK en Belfasto, la Estraro de ILEI esploris en Irlando kaj finfine trovis samideanon en Edinburgo. La preparlaboroj komenciĝis. Kiel estrarano Unika laboris por prepari nian Kongreson en tiu skota urbo. Ŝi renkontis tie malfacilaĵojn. La Loka Kongresa Komitato fakte konsistis el nur unu persono, diligenta kaj afabla viro: Ed Robertson. La kongresejo trovita estas la kvakera domo, kiu tamen estus je nia dispono nur ekde lundo matene. Malmendo multekosta kaj postulata jam en majo. Mankas malmultekostaj hoteloj proksime, mankas granda salono por niaj sabataj kaj dimanĉaj programeroj. Devis esti simpozio en kunlaboro kun la grupo de profesoroj kaj esploristoj en la universitato de St Andrews; ĝis nun neniu firma decido pri kunlaboro. La pandemio malfaciligas ian preparlaboron Alia malfacila aspekto estas la pandemio. Pro ĝi en la kvakera domo en Edinburgo rajtas sidi nur kvar personoj en salono kun 40 sidlokoj. Plie kiel ni povis konstati, ekde la komenco de la pandemio NENIU POVAS ION PLANI. Por organizi kongreson, ni devas plani… Kiel aspektos Edinburgo en julio, neniu povas diri. Pro tio la Estraro en sia kunsido de la 8-a de januaro aludis al… nuligo… aŭ esploro pri nova loko… Ĉu en Eŭropo aliloke? Ne, ĉar la pandemio skuas la tutan Eŭropon.
IPR 21/129
— paĝo 30 de la PDF —
La solvo: nova loko. Estu Kotonuo, Benino Nova solvo, decido, kiu aperis en plia estrarkunsido la 12an de januaro: Ni kongresumos en Kotonuo, Benino. Novaj datoj: ekde la 7-a ĝis 14-a de aŭgusto 2021 La fizika renkontiĝo en la hotelo JoCa kun esperantista etoso kaj agrabla kunvivado, kaj virtuala evento por interesatoj en la tuta mondo. Do temas pri hibrida evento. Privas Tchikpe prezidos la LKK-n. Mirejo Grosjean laboros kiel membro de LKK. Aliaj esperantistoj loĝas en Kotonuo, ni kontaktos ilin, ĉefe junulojn. Unika pretas lertigi du el ili, por ke ili povu zorgi pri filmado kaj dissendado de la fizikaj kunvenoj en Kotonuo.
Fino de SEminario por VIrinoj en la korto de JoCa
Dutaga simpozio Planata estas dutaga simpozio kadre de la Kongreso. Respondecos la estrarano Radojica PETROVIĆ kunlabore kun la Universitata Laborgrupo de CED/ESF/ILEI. Kunvenigonte ĉeeste kaj neĉeeste esperantistajn kaj nesperantistajn universitatanojn, la simpozio celas emfazi Esperanton kiel lingvistikan studtemon kaj doni impulson al klerigado per Esperanto. (Legu pli en la tuj-sekva Simpozia alvoko.) IPR 21/130
— paĝo 31 de la PDF —
Novtipa planado de la Kongreso. (Bonvolu atente legi!) Por efike plani, ni faru tiel: eblaj partoprenontoj anoncu sian intencon partopreni ĝis la fino de majo. Tiam, post esploro de la pandemia situacio en Benino kaj analizo de la aliĝanoncoj, la Estraro kaj LKK decidos, ĉu vere io okazu en Kotonuo. Do ĝis tiam pripensu, esploru, kalkulu. Malkovru Beninon en www.eo.wikipedia.org, kaj serĉu tie JoCa. Plie en la blogo mirejo2020.blogspot.com de la prezidanto estas ĉapitro kun la nomo Kotonuo, Benino, 2021. https://mirejo2020.blogspot.com/2021/01/kotonuobenino-2021.html Tie vi trovos plej diversajn informojn. La preztabelo aperos tie kaj en la retejo de ILEI www.ilei.info la 16-an de januaro. La anoncoj pri intenco partopreni iru al ILEI per kreota reta dokumento.
Sur la balkono de JoCa en la tria etaĝo Prezoj (1 EUR = 665 XOF XOF = FCFA loka franko) Vizo- kaj alven-kostoj Benino havas retejon por akiri E-visa, do elektronikan vizon. El iu loko en la mondo eblas akiri vizon ene de 48 horoj. Vizo por unu monato: 50 EUR Deviga kronvirusa testo ĉe la alveno: 80 EUR IPR 21/131
— paĝo 32 de la PDF —
Kongreskotizo (ĝi kovras la ĝeneralajn kostojn): A-landanoj: 100 EUR, B-landanoj: 80 EUR, C-landanoj: 60 EUR. Ĉambroj (prezoj en XOF/EUR) Unu persono pagas por 1 nokto 8000/12 por unu ĉambro kun ventumilo. Por 7 noktoj 56 000/84 Unu persono pagas por 1 nokto 16 000/24 por unu ĉambro kun ventumilo kaj klimatizilo. Por 7 noktoj 12 000/168 Unu persono pagas por 1 nokto 20 000/30 por unu VIP-ĉambro kun ventumilo, klimatizilo kaj fridujo. Por 7 noktoj 140 000/210. Manĝoj: Unu tago, tri manĝoj kostas 6000/9. 7 tagoj kostas 42 000/63.
Konsideroj pri loko de kongresoj Okaze de la anonco pri la nova loko por la 54-a ILEI-Kongreso 2021 venis interesa sugesto: en ĉiu jaro estu grava kongreso en ĉiu kontinento. Do estu ekzemple UK en Ameriko, ILEI en Afriko, SAT en Eŭropo kaj Azio havu sian azian kongreson. Tamen la afero estas pli komplika. Ni vidu la aspekton de la loko. Pri la loko ni devas atenti, ke, se eblas, la ekstereŭropanoj devus akiri nur unu vizon kaj ne du, se ili volas partopreni en UK kaj en ILEI-Kongreso. Pri la loko ni devas atenti pri la distanco: Ostende kaj Lille estis bona solvo, grupo povis salti de Ostende al Lille per buso. ILEI-anoj povis salti per buso el Pusano al Seulo en 2017. Alia solvo estas, ke la du eventoj estu en komplete malsamaj lokoj, kiel estis en 2008: UK en Roterdamo kaj ILEI en Porto Novo. Same en 2019 kun ILEI en Serbio kaj UK en Finnlando. Se la du gravaj eventoj okazas en la sama lando, povas esti, ke la lokaj esperantistoj laciĝos post la unua semajno kaj penos tiri la duan… Estas ankaŭ la aspekto de la datoj, ke ni sukcesu eviti koliziojn. En 2021 okazontus kolizio inter SES kaj ILEI, SES estas tre fama Somera Esperanto-Studumo, Kursaro en Slovakio ĉefe. Sed ŝanĝante la lokon ILEI decidis pro tio ankaŭ ŝanĝi la datojn kaj saltis al aŭgusto post la UK. La organizantoj devas konsideri la forton de la loka movado, kiu devas kreskigi LKK-n viglan kaj laboreman. IPR 21/132
— paĝo 33 de la PDF —
Ni devas konsideri la prezojn kaj trovi lokon kun kongresejo kaj hoteloj ne tro multekostaj, kun nuligokostoj ne tro postulemaj…
Ni devas eviti landojn kun politikaj problemoj, maltrankvila situacio, elektadoj…. Ni devas eviti landon kiel Usono, kiu ne akceptas multajn personojn el listo de landoj sur sian teritorion… Kelkaj landoj havas leĝojn, kiuj malebligus eventojn kiel niaj kongresoj, do povas esti, ke ni estas ne bonvenaj en diversaj lokoj…. Do la decido estas ne facila, kaj la diversaj movadaj instancoj devas kunlabore esplori kaj diskuti por atingi praktikan solvon, kaj tio okazas jam; foje la solvo montriĝas el diversaj faktoroj kaj subite aperas pozitiva kaj praktika loko. Tio okazis por ILEI dum la kunsido de la 12-a de januaro: La demando estis: „Kie estas loko sen pandemio?” En kiu lando sur la Tero ni povus esti grupo en familieca formo, babili kune, ĝui la internacian kongresan etoson senbride? Mia respondo estis: Benino, kie mi vivas ekde oktobro 2020. Tie ni jam organizis en Kotonuo la kvinan Afrikan Kongreson en 2013 kun 60 homoj, ni konas la eblojn, la homojn. Do Kotonuo povis IPR 21/133
— paĝo 34 de la PDF —
aperi kiel LA solvo en tia urĝa situacio, eĉ se ILEI jam havis sian konferencon en Benino en 2008. Mi aparte ĝojas, ke diversaj afrikanoj el aliaj landoj reagis pozitive al nia anonco de la 13-a de januaro matene, eĉ se ili povus bedaŭri, ke ILEI ne venas al ilia lando. Mi esperas, ke pluraj el ili povos veni al Kotonuo per subteno de aliaj samideanoj. Por togolandanoj ekzemple la vojaĝo ne estas longa. Jam unu persono el Niĝerio skribis entuziasme; li venis al la kvina Afrika Kongreso per 12-hora busveturado… Ĉu li revenos al Benino? Do ni atendas vin en Kotonuo la 7-an de aŭgusto por suna semajno kaj afrika etoso. Kiel decidite kaj promesite, la 54-a Kongreso de ILEI estos hibrida, do virtuala evento okazos samtempe.
Simpozia alvoko Esperanto – studkampo kaj komunikilo en multlingvaj lernkomunumoj Ĉu Esperanto estas studobjekto de lingvistiko? Ĉu (neesperantistaj) lingvistoj rekonas Esperanton studinda fenomeno? Ĉu interligvistiko apartenas al lingvistiko, aŭ staras apude? Jen demandoj kun eblaj variaj respondoj inter plena agnosko kaj subteno, kaj absoluta neo kaj malakcepto de Esperanto kaj aliaj planlingvoj kiel konsiderindaj realaĵoj. ILEI sekvas praktikan aliron al tiuj demandoj: demonstri en realaj cirkonstancoj la komunikan kaj pedagogian valoron de Esperanto kiel lingvistika kaj socia fenomeno kaj aŭtentika esplorkampo. La ILEI-simpozioj servas al tiu celo kunvenigante esperantistajn kaj neesperantistajn fakulojn por dialogigi ilin pri temoj de komuna intereso ligitaj al la ekzisto kaj funkciado de la plej sukcesinta internacia planlingvo. IPR 21/134
— paĝo 35 de la PDF —
La Universitata Laborgrupo8, en kiu ILEI aktive partoprenas, diskutis en la lastaj pli ol du jaroj la lokon kaj rolon de Esperanto en la universitata edukado, iniciatis kaj plu gvidas tiurilatajn projektojn. Dume kaj sinergie Irana Esperanto-Asocio (IREA) organizis retkunvenojn per Zoom por „Kunpens(ig)ado pri Esperanto en universitatoj” 9 . La kunvenoj okazas ĉiumonate gvidate de prof- Renato Corsetti, la 12-a okazis komence de januaro 2021. Gvidmotivo de la kunpensado estas De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj EsperantoUniversitatoj. Ĉio ĉi motivis la ILEI-estraron formuli la simpoziajn temon kaj subtemojn jene:
Esperanto – studkampo kaj komunikilo en multlingvaj lernkomunumoj • • • •
Komunikado en multlingvaj lernkomunumoj – problemoj kaj solvoj Esperanto kiel lingvistika eksperimento – mitoj kaj faktoj Utiloj kaj defioj de neĉeesta lernado kaj instruado Survoje al virtuala Esperanto-universitato – spertoj kaj perspektivoj
La simpozio estas planata hibride, kun ĉeesta kaj neĉeesta partoprenoj la 12-an kaj 13-an de aŭgusto 2021 (ĵaŭdon kaj vendredon en la ILEI-kongresa semajno). La ĉeesta okazos en Kotonuo, Benino, kaj la neĉeesta per Zoom kun la teknika subteno de IREA. La Universitata Laborgrupo programorganize partoprenas en la preparoj kaj realigo de la simpozio. La simpoziaj prelegoj kaj diskutoj estos filmitaj kaj atingeblaj rete post la simpozio. Ankaŭ estos eldonita simpozia resumaro kun biografiaj notoj pri la aŭtoroj. Se la simpozio vekas vian intereson kaj/aŭ vi deziras prezenti viajn esplorrezultojn, planojn kaj projektojn sur tereno de la simpozia temo, la organiza teamo elkore invitas vin proponi vian kontribuon, aŭ sendi viajn demandojn kaj sugestojn. Precipe estos bonvene se vi kuraĝigos kaj partoprenigos viajn gekolegojn neesperantistajn kiuj povas kontribui al la simpoziaj celoj. Ĉiuokaze bonvolu skribi al la subskribinto de ĉi tiu alvoko. Pliaj informoj venados tra komunikkanaloj de Esperantujo. Dankon se vi pludiskonigos ilin en via medio. Radojica PETROVIĈ <radojica.petrovic.rs@gmail.com> 8 9
https://www.ilei.info/agado/universitata\_agado.php https://www.espero.ir/eo/category/kunpensigado/
IPR 21/135
— paĝo 36 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano-Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Unika (Yuro Jung). Observanto de TEJO ĉe ILEI: Karina Oliveira. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Martine Demouy, Max Demouy, Jesper Jakobsen, Josiane Moirand kaj aliaj
IPR 21/136
— paĝo 37 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en Blandoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): Olena Poshivana, amatalena@ukr.net. La revuo estas rete aŭskultebla por vidhandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2021, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2021.
IPR 21/137
— paĝo 38 de la PDF —
SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Armenio: Lida ELBAKJAN, Moldovakan 26/2, kv.52, AM375062 Erevan, Lidaelb@yahoo.com Aŭstralio / Nov-Zelando: Penelope VOS, Eastern Region Communications Rotary Australia World Community Services Ltd (RAWCS), comms.eastern@rawcs.org.au Barato: Arikapalli Giridhar RAO, E 14 Good Earth Malhar Mosaic, Kambipura, Kengeri Hobli, Bengaluru 560060, India, rao.giridhar@apu.edu.in Belgio: Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Benino: ALOFA Jérome Charles, 04BP0672 BJ-Cotonou, Rep du Benin, alofkarlo@yahoo.fr Brazilo: Aristophio Andrade ALVES FILHO, Rua B-55, N° 85, Conj. B. Bentes 1, Q. B-55, Benedito Bentes, Maceió, AL, Brasil, BR57085-748,
Danio: Ileana SCHRØDER, Vestavej 4, DK-2770 Kastrup, ileana.schroder@mail.dk Francio: Michel DECHY, 65 allée de la Crémaillère, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel_dechy@hotmail.com Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4 B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Hungario: József NÉMETH, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Irano: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9 K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh. Vahid Dastgerdi, IR-19166-13514 Tehran, mamduhi@gmail.com Italio: Luigia OBERRAUCH MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma,
Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Kubo: Magaly MOLINA SUÁREZ, Reyes 390 Apto.10 e/ Pocito y Luz, Lawton. 10 de Octubre, La Habana. Cuba yunairamm@infomed.sld.cu Meksiko: Carlos HERNÁNDEZ LOARCA, Arco del Triunfo 2019-40 San Pedrito los Arcos, MX-76148 Querétaro México, ilei@esperanto-mexico.org Mongolio: Khorloo TSERENDEJID, MNUlaanbaatar bayangol district, khoroo 24, 42-1-62, tserendjd@yahoo.com Nederlando: Robert MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, moerbeekr@gmail.com esperoenparmo2020@yahoo.com Nepalo: Bharat Kumar Japanio: ISIKAWA Tieko, GHIMIRE, Nepala EsperantoTate 1-6-6-103, JP-353-0006 Asocio, G.P.O. Box 10518, Siki-si, Saitama-ken, Kathmandu, tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp nespa_bharat@hotmail.com esperantomaceio@yahoo.com.br Bulgario: Mariana Katalunio: Rubén Pollando: Magdalena GENCHEVA, Targovska 95, FERNÁNDEZ ASENSIO. TATARA, ul. Grzegórzecka BG-5180 Polski Trambesh, C/ Latrilla 12, 1r 2a, ES-08912 74/4, PL-31-559 Kraków, maries972@yahoo.com Badalona, ileicat@hotmail.com mtatara@gmail.com Kongo DR: MAFUILA Burundo: Evariste Rumanio: Mihai TRIFOI, Str. BIGIRIMANA, BP 170, BIMAVOMO Jackson, Principală, Bl.1 Ap.3, RORumonge-Burundi, C/O DKEA, BP 1007 Kin 527116 Bixad/Jud. Covasna, bigevariste@gmail.com Limete Congo RDC, mihaitrifoi@yahoo.com mavomespero@gmail.com Ĉeĥio: Jana Senegalo: Assane FAYE, BP MELICHÁRKOVÁ, U Hřiště Korea Resp.: PARK 1186 Rufisque, Senegal, 398, CZ – 696 06 Vacenovice. Yongsung, 402-dong 1803-ho, damanemanu2000@yahoo.fr melicharkova@quick.cz Hansol-Solpark Apt. 218 Ĉinio: WEI Yiubin „Jado” Samkye-ro, Gimhae-si, Baiyangshujie Xiaoxue, Taiyuan Gyeongsangnam-do, KR-50887, Per viaj donacoj vi povas subteni la agadon de la Shanxi, CN-030003, esabpark@korea.com ilei_cxinio@163.com Ligo. La UEA-konto de
ILEI estas ilek-a.
IPR 21/138
— paĝo 39 de la PDF —
Serbio: Radojica PETROVIĆ, Bul. Niĝerlando: BOUKARI Ellias oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, Illiassou, S/C de Kanguey BP11936 radojica.petrovic.rs@gmail.com Niamey, Niger, elliasdj@gmail.com Suda Afriko: Emile MALANDA Pakistano: Adeel Mahmood NIANGA, PO BOX 2787 ZA-Cape BUTT, Ward No. 11, near M.C. Town, emalandan@yahoo.fr High School, PK-39100 Nankana Svedio: Agneta EMANUELSSON, Sahib, adeelbutt84@gmail.com Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 Rusio: Svetlana SMETANINA, Katrineholm, 141850 d. Celeevo, Dmitrovagneta.emanuelsson@fro.se regiono, d.4A, kv.201 Moskovskaja Svislando: Charles RODUIT, rue oblast, svsmetanina@yandex.ru de Chancheri 1, CH-1661 Le Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Paquier, charles.eo@roduit.info Chung Ching Road, No. 105, TWTanzanio: Mulele Samwel Pingtung city, 900-73, MBASSA, Box 25, Bunda rezamenhof@yahoo.com Tanzanio. Poŝtel: +255786 819 767, Urugvajo: Sonia RISSO, Pascual +255758 176 722, Costa 3253 Apto 1215, UY-11700 mulelembassa@gmail.com Montevideo, sonry@adinet.com.uy Togolando: ATTIOGBEAGBEMADON B., Mensah, B.P. 39, Aneho, TG-Lomé, ONTAKTPERSONOJ abiovamensah@yahoo.fr Ukrainio: Nina DANYLYUK, pr. Argentino: Gabriel Enrique Sobornosti, 32, Log. 108 UA-43026 WAGNER, Misiones 1421, AR-3116 U. Lucjk, nina_daniljuk@ukr.net Crespo – Entre Rios, Usono kaj Kanado: William B. gwagner@digitaloffice.com.ar HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland Aŭstrio: Walter KLAG, Vieno, ME 04013 USA, esperanto@chello.at wb_harris@hotmail.com Bolivio: Leandra DIA RIOS, Calle Vjetnamio: Ngyuyen THI NEP, María Estiváriz No 290, Avenida 70, B20A, Kim Lien, Dong Ha, Coronel Valdez Pasaje Zaratustra, VN-Hanoi, Villa Pabón, Zona Central, Nguyennepa9cfl@gmail.com mileis_7@hotmail.com Bosnio kaj Hercegovino: EPREZENTANTOJ Nimeta KULENOVIĈ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, Britio: Elizabeth STANLEY, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FIFrome House, Frome Gardens, 33230 Tampere, Stroud, Glos. GL5 4LE, UK, sylvia.h@kolumbus.fi elistaros@hotmail.com Haitio: Christine THEANO, Ĉilio: Héctor CAMPOS GREZ, Christ-Roi, Imp. Romane # 41, Casilla 903, CL-3340000 Curico, HT-6110 Port-au-Prince, hecg@uea.org Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, christinetheano@hotmail.com Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, P.O. Box TS 404, Teshie, GHPerumahaan, Pejuang, Pratama, Accra, ctrcgh@gmail.com Blok L, no. 11, RT/RW 003/006, Islando: Loftur MELBERG ID-Bekasi, Jawa Barat, Sigurjónsson, Traðarberg 13, ISilia.dewi@gmail.com 221 Hafnarfjörður, Kenjo: Gilbert S. SIKALA, lofturmsig@yahoo.de Chemomi Estate, P.O. Box 22, Israelo: Luiza CAROL, 30301, Nandi Hills, str. Bnei Binyamin 53, apt 12, simiyugilbert@yahoo.com Netanya IL-4201997, luizacarol1947@gmail.com
K
R
Kostariko: Hugo MORA Poltronieri, Apartado 4981, CR1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Gražina OPULSKIENĖ, Obuoliuko 42, Mažeikiai LT89312, grazopul@yahoo.com Luksemburgo: Claude NOURMONT, 2 om Kläppchen, LU-5682 Dalheim, moonmont@pt.lu Nikaragvo: Uriel GURDIAN, Rpto. Shick 2da etapa, Iglesia adventista 1c O, 1c N. Casa G-32, Managua, Nicaragua, esperantonica@gmail.com Norvegio: Douglas DRAPER Esperanto, Olaf Schous vei 18, NO0572 Oslo, oficejo@esperanto.no Portugalio: Luís LADEIRA, Rua Manuel Valadares, 10, 2E PT-2650-192 Amadora luisladeir@gmail.com Slovenio: Peter GRBEC, Sv. Peter 142, SI-6333 Sv. Peter, peter.grbec@gmail.com Srilanko: U.L.F.G.Zeiter PERERA.197, Indivitiya Road, Hettigama, Jaela, Srilanka, zeiter.espero@gmail.com Taĝikio: Firdaus SHUKUROV, Glavpochtamt, a.k. 135 TJ-734000 Dushanbe, komintel@yandex.ru; aet2005@ yandex.ru Turkio: Vasil KADIFELI, Ataturk mah. Turgut Ozal blv. Gardenya 2-1 D:21 Atasehir 34758 Istanbul/Turkey, vasilkadifeli@gmail.com Venezuelo: Asociación Venezolana de E-o, Jezer DORANTE, Apartado postal 47675, Caracas 1041-A, VE, jezerdorante@gmail.com
La diversaj fondaĵoj de ILEI aperas tie: www.ilei.info/ instancoj/fondajhoj.php
IPR 21/139
IPR 2021/2
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 51 – trimonata
21/2 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Michael Farris Ronald Glossop Gong Xiaofeng (Arko) Mireille Grosjean Jung Yuro (Unika) Ilona Koutny Katalin Kováts Rob Moerbeek József Németh Gražina Opulskien÷ Fabrizio A. Pennacchietti Radojica Petroviĉ Germain Pirlot Philippe Planchon Svetlana Pogorelaja Bruno Robbes Ida Stria
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) ……………………………………………………….. 3 Philippe PLANCHON: Tipologiaj demandoj kaj perspektivoj […] ……………. 4 Gražina OPULSKIENĖ: „Kariero” pere de Esperanto ………………………….. 14 Ĉu la parolo de la instruistoj ankoraŭ aŭtoritatas? (Bruno ROBBES) ……… 17 Svetlana POGORELAJA: Aldoni ĝojon al la vivo – danke al EO […] ………. 21 Szabolcs SZILVA: Pri kio temas? (recenzo de Rob MOERBEEK) …………….. 24 El la landoj kaj sekcioj (CN, HU, IT, PL) ………………………………………….. 26 La 54-a ILEI-Kongreso en Kotonuo – informoj (JUNG Yuro, Unika)…….. 31 ILEI-Simpoziaj informoj (Radojica PETROVIĈ) ………………………………….. 33 Anoncoj ………………………………………………………………………………………… 35 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ……………………………………………….. 37
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Rue du Chapeau-Râblé 52, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, Svislando. <mirejo.mireille@gmail.com>. Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. <iecolling@yahoo.com.br>. Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@gmail.com>. Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. <karinko_arm@mail.ru> Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, 9-11, Asahicyou 3, Kawagoe, Saitama JP-3501126, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. <yurjun@st.amu.edu.pl>. Reta komunikado, kongresaj aferoj, TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Universitata agado, Eŭropa komisiono de UEA, AEDE. Simpozio 2021.
IPR 21/22
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, Ne facilas skribi hodiaŭ pri la vivo kaj agado de ILEI. Ni preparas nian Kongreson, tamen ni ankoraŭ ne scias, ĉu fizika renkontiĝo en Kotonuo povos okazi. La decido venos komence de junio. Ĉiumaniere ni estos kune de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto almenaŭ rete, tio certas. Ni planas novajn agadojn, tamen ni ne scias, kiu Estraro gvidos la Ligon post la Kongreso. Fakto estas, ke elektoj okazos kadre de nia Kongreso. Mi ne estos kandidato por la prezidanteco. Kiam mi pripensas pri miaj faritaĵoj, mi vidas longan liston de ne konkretigitaj agadoj; mi povas mem fari severan raporton pri miaj ok jaroj en tiu ofico. Ni ĉiuj devas trovi ekvilibron inter nia profesia vivo, nia familia vivo kaj nia volontula laboro por la Ligo; en tiu kampo mi devas pardonpeti pri mia minimuma laboro por la Ligo ekde februaro pro katastrofa incendio de mia domo kaj devigata rapida translokiĝo. Sed venos bela vetero post fulmotondro, venos tago post nokto. Venos nova Estraro kun novaj ideoj kaj novaj fortoj. Ni klopodu, ke venu novaj membroj, novaj agadoj, ke kresku niaj sekcioj, ke firmiĝu nia ekzisto en la eduka mondo. Ni riĉiĝu per legado de tiu ĉi nova kaj interesa numero de IPR. Mi deziras al vi bonan legadon. Mireille Grosjean Prezidanto de ILEI
1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: Philippe PLANCHON (vd. lian ĉefartikolon sur p. 4) Sur la dorskovriloj: Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro en Poznano, Pollando (vd p. 29)
IPR 21/23
— paĝo 4 de la PDF —
Tipologiaj demandoj kaj perspektivoj rilate al la konstruitaj lingvoj de Philippe PLANCHON (Francio) Resumo. Kiel karakterizi la konstruitajn lingvojn laŭ tipologia vidpunkto? Necesas distingi inter lingvistikaj kriterioj, kiuj rilatas al la strukturoj de la lingvoj, kaj sociolingvistikaj kriterioj, kiuj rilatas al la sociaj kondiĉoj de uzo de la lingvoj. La kategorio de la konstruitaj lingvoj plu estas fonto de malfacilaĵoj, tiel ke jam de longe ŝajnis oportune ellabori apartajn kriterojn por interlingvistiko. Tamen, estas necese pravigi la elekton de tiaj kriterioj kaj denove distingi inter lingvaj kaj sociaj aspektoj. Ni proponos plurajn manierojn artikigi tiujn kriteriojn. Tio estas aparte grava por Esperanto, sed ankaŭ por klarigi la propraĵojn de aliaj konstruitaj lingvoj kaj por prilumi la plej ĝeneralajn propraĵojn de la homaj lingvoj. Ŝlosilvortoj: tipologiaj kriterioj; interlingvistiko; sociolingvistiko; konversaciaj skemoj. 1 Diverseco de la tipologiaj kriterioj La nombro de konstruitaj lingvoj superas mil kaj plu kreskas. Pro tiu multnombreco, tipologia vidpunkto ja taŭgas. Tipologio klarigas la diversecon de la lingvoj uzante specifajn kriteriojn por distingi lingvo-tipojn. Sed la elekto de la kriterioj ne estas simpla afero. Kiel distingi inter la konstruitaj lingvoj? Kiaj kriterioj ebligas distingi inter la konstruitaj lingvoj kaj la etnaj lingvoj? Ĉu la kriterioj devas esti propraj al la konstruitaj lingvoj? Oni povas distingi du tipojn de variado inter la lingvoj. Unuflanke, la variado, kiu rilatas al la parolantoj kaj al la uzo de la lingvo dependas de la socia aspekto de la lingvo, kaj tion studas sociolingvistiko. Aliflanke, la propraĵoj difinitaj en la normo mem de la lingvo rilatas al la lingvistika aspekto (ekzemple la leksiko, la sintakso, la fonologio ktp). Sed ĉu ne utilus ankaŭ pristudi la konstruitajn lingvojn per aparta metodo, t.e. interlingvistika aliro 1 ? Jam estis provoj konstrui interlingvistikajn tipologiojn. Bedaŭrinde, ili ofte miksas lingvajn kaj sociajn kriteriojn. Sed ili ebligas pli da distingoj inter la konstruitaj lingvoj ol la ĝeneralaj tipologioj ebligas (ekzemple, la diskutado pri la natureco 2 ebligas distingon inter 1 2
Unua provo tiudirekte estis tiu de Gaston Moch en 1897. Lyons (1991), Gobbo (2012), Stria (2015).
IPR 21/24
— paĝo 5 de la PDF —
diversaj tipoj de konstruitaj lingvoj). Tiukampe, granda laboro estis farita por recenzi kaj pristudi la konstruitajn lingvojn 3 , sed gravas pridemandi la kriteriojn uzindajn. Pro tio, oni povas konstrui iun „tipologion de la tipologioj”. Ni jam aludis du distingojn. Unue, tipologio povas baziĝi sur lingvaj propraĵoj (lingvistikaj tipologioj) aŭ sur sociaj propraĵoj (sociolingvistikaj tipologioj). Due, tipologio povas aplikiĝi al ĉiuj lingvoj (ĝeneralaj tipologioj), aŭ specife al la konstruitaj lingvoj (interlingvistikaj tipologioj). Se oni krucigas tiujn du distingojn, oni povas distingi kvar kazojn, kiel montras la tabelo 1. Tabelo 1 – Diversaj aliroj al tipologioj
Ĝeneralaj tipologioj Interlingvistikaj tipologioj
Lingvistikaj tipologioj Laŭ lingvaj analizniveloj Laŭ propraĵoj de la lingvoj
Sociolingvistikaj tipologioj Lingvo-varioj (cf. Stewart) Laŭ celoj kaj uzkondiĉoj
2 Lingvistikaj tipologioj 2.1 Ĝeneralaj lingvaj kriterioj La unua speco de klasifikado estas tiu de la historia kaj kompara lingvistiko. Tiu strategio malfacile aplikiĝas al la konstruitaj lingvoj4. Certe, povas ekzisti iusence familioj de konstruitaj lingvoj, tiel ke oni fojfoje parolas pri idoj se temas pri reformoj de lingvoprojektoj, ekzemple parolante pri esperantidoj aŭ volapukidoj (Monnerot-Dumaine, 1960). Sed la rilatoj inter tiuj lingvoprojektoj ne sekvas la regulojn de evoluado samkiel en la etnaj lingvoj. Aliflanke, planlingvoj povas aspekti kiel membroj de jam konataj lingvofamilioj: Slovianski iel parencas al slavaj lingvoj, Tutonish parencas al ĝermanaj lingvoj, Interlingua al latinidaj lingvoj. Tiuj komparoj estas 3
Vd. interalie Eco (1996), Duliĉenko (1990), Okrent (2010), Albani & Buonarrotti (2001). 4 Vd. tamen Brosch (2008) por provo de apliko de la hindeŭropaj nocioj al la sistemo de Esperanto.
IPR 21/25
— paĝo 6 de la PDF —
diskuteblaj, ĉar ili baziĝas sur la leksiko, sen atento pri la fonetika evoluo. Tial paroli pri parenceco estas misuzo, en la kadro de historia lingvistiko. La dua speco de klasifikado ebligas kunligi lingvojn, kiuj tute ne estas parencaj laŭ genealogia vidpunkto. Povas do temi pri proksimeco aŭ simileco de la leksikoj, tiel ke laŭ leksikologia vidpunkto, Interlingua kaj la latinidaj lingvoj ja estas proksimaj lingvoj. La klasifiko povas okazi ankaŭ sur la fonologia kampo. Ekzemple, la lingvoj similas aŭ malsimilas laŭ la nombro de fonemoj. Tiu nombro estas tre malgranda en lingvo kiel Toki Pona (14 fonemoj), sed tre granda en Ithkuil (45 konsonantoj, 13 vokaloj, 12 diftongoj). Aliflanke, la nombro de la fonemoj en Esperanto estas ordinara kompare kun la etnaj lingvoj5. La silaba strukturo povas esti alia kriterio. Ekzistas etnaj lingvoj, kiuj uzas regulan strukturon laŭ la tipo Konsonanto-Vokalo (japana, indonezia, malagasa), dum aliaj lingvoj uzas strukturon KVK, kaj aliaj ebligas eĉ pli malsimplajn strukturojn (Blevins, 1995). Ankaŭ la konstruitaj lingvoj povas esti konsiderataj laŭ tiu aspekto. Ekzemple, Tunu estas lingvo kun silabstrukturo KVKV. Aliflanke, lingvo kiel Volapük estas lingvo kun silabstrukturo KVK. Ni povas ankaŭ konsideri la sintaksan strukturon. Ekzemple, la baza vortordo (inter verbo, subjekto kaj objekto) ebligas distingi diversajn lingvo-tipojn6, laŭ la tabelo 2: Tabelo 2 – Baza vort-ordo laŭ la lingvoj ORDO
Ekzemploj de etnaj lingvoj
Ekzemploj de konstruitaj lingvoj
SOV SVO
japana, eŭska franca, rusa, ĉina
Atlantean Toki Pona
VSO
irlanda, hebrea
Laadan
VOS OVS
malagasa, fiĝia apalai, tamila
Nyo’fa Klingon
OSV
warao, xavante
Yulasa
5
Ekz-oj en Esperanto (www.tekstaro.com) ➥ Eo estas lingvo kun relative libera vortordo li min ekrigardis Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun? haladzigas vi min per la efemeroj Jen tedis min la migrado Min punos Dio kaj la konscienco Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi
Pluraj aŭtoroj substrekis tiun mezan pozicion laŭ la kriterioj de la lingvistikaj tipologioj, ne nur fonologie, sed ankaŭ sintakse kaj morfologie. Por diskuto pri tiu temo, vidu Parkvall (2010), Koutny (2015). 6 En kelkaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la latina lingvo), la vortordo povas esti plimalpli libera.
IPR 21/26
— paĝo 7 de la PDF —
Ankaŭ la morfologio povas multe varii. Oni tradicie distingas inter izolaj, aglutinaj kaj fleksiaj lingvoj. Ankaŭ tiu ĉi distingo povas aplikiĝi kaj al la etnaj lingvoj, kaj al la konstruitaj lingvoj. Jen kelkaj ekzemploj:7 la itala kaj Occidental estas fleksiaj (fandaj) lingvoj; la ĉina kaj Glosa estas izolaj lingvoj; la turka kaj Ygyde estas aglutinaj lingvoj. Ĉiukaze, ni konstatas ke la konstruitaj lingvoj prezentas klaran diversecon. La konstruitaj lingvoj estas pli-malpli similaj al la etnaj lingvoj, foje tre similaj, foje tre malsimilaj, kaj foje prezentas apartaĵojn. Tio certe malfaciligas ilian klasifikadon, ĉar la konstruitaj lingvoj ne funkcias kiel homogena lingvo-tipo en tiuj lingvistikaj tipologioj. 2.2 Interlingvistikaj lingvaj kriterioj La interlingvistika tipologio ebligas pliajn distingojn, kiuj klarigas apartaĵojn de la konstruitaj lingvoj. La plej konataj estas la distingo inter pazigrafioj kaj pazilalioj; la distingo inter skemismo kaj naturalismo (laŭ la grado de reguleco kaj fideleco al la modelo de la etnaj lingvoj) 8 ; kaj la distingo inter aprioraj kaj aposterioraj lingvoj (laŭ la formado de la radikoj). Ni povas aldoni kelkajn precizigojn pri tiu ĉi lasta distingo. Ĝi rilatas al la formado de la radikoj, per kombinado de fonemoj. Tiu formado povas okazi per prunto de radikoj el etnaj lingvoj (aposterioraj lingvoj) aŭ sendepende de iu ajn etna lingvo (aprioraj lingvoj). Ĉe la aprioraj lingvoj, estas pluraj manieroj por elekti la formojn: arbitre elekti sonojn (hazarda elekto); utiligi hipotezon pri rilatoj inter sonoj kaj ideoj (ideofonoj); interpreti nombron en vortolisto (poligrafioj); uzi sisteman klafisikadon (filozofiaj lingvoj). Ankaŭ ĉe la aposterioraj lingvoj, estas pluraj manieroj por elekti la formojn laŭ la fontoj: ununura lingvo kiel fonto (reformo); komuna formo inter parencaj lingvoj (zona lingvo); heterogena prunto el la plej diversaj lingvoj (eklektismo); prunto-strategioj (kun la celo krei homogenan radikaron, per adaptoj al internaj principoj de la konstruita lingvo). 7
Esperanto estas denove en meza pozicio: ĝi similas al fleksia lingvo (pro finaĵoj), al aglutina lingvo (kombino de morfemoj), kaj al izola lingvo (nevarieco de la morfemoj). Mankas la vokala harmonio de la aglutinaj lingvoj, kaj la variiĝo de la radikoj de la fleksiaj lingvoj. Tial Piron (1994) argumentis pri la izola trajto de Esperanto. 8 Vd. Couturat & Leau (1903).
IPR 21/27
— paĝo 8 de la PDF —
La tabelo 3 prezentas sintezon de tiuj metodoj, kun ekzemploj de konstruitaj lingvoj: Tabelo 3 – Diverseco de la metodoj por la formado de la radikoj aprioraj lingvoj
ekzemploj
aposterioraj lingvoj
hazarda elekto
Kotava
reforma projekto
ideofona principo poligrafia metodo klasifika strategio
Blaia Zimondal Universal Character Dalgarno; Wilkins
ekzemploj Latino sine flexione
zona lingvo
Medžuslovjansky
heterogenaj fontoj
Sambahsa
prunto-strategioj
Volapük; Esperanto
3 Sociolingvistikaj tipologioj 3.1 Ĝeneralaj sociaj kriterioj Lingvo konsistas ne nur el reguloj, radikoj, morfemoj kaj fonemoj. Lingvo estas kodo, danke al kiu homoj parolas en difinitaj sociaj kondiĉoj. En tiu ĉi kadro, ne ĉiuj lingvoj ricevas saman atenton kaj agnoskon, kaj ĉiu lingvo devas adaptiĝi laŭ siaj propraj sociaj kondiĉoj. Estas diversaj klasifikadoj de la lingvoj laŭ la sociolingvistika vidpunkto. Inter tiuj tipologioj, mi uzos tiun de Stewart (tabelo 4). Ĝi estas iom malnova, sed havas la avantaĝon baziĝi sur opoziciaj trajtoj, tiel faciligante la diskutadon. Ni interesiĝos pri la kriterioj (1) ĝis (4), kiuj pure rilatas al la sociaj aspektoj9 (dum la aliaj kriterioj estas pli lingvaj ol sociaj).
(3) historieco
(4) normigo
(5) funkcioj
(6) miksoj
(7) reduktoj
(8) analizeco
ekzemploj
normlingvoj nenormigaj lingvoj
(2) viveco
Variecoj
(1) memstareco
Tabelo 4 – Sociolingvistika tipologio de Stewart (1968), laŭ Gueunier (1995)
+
+
+
+
ĉiuj
–/+
–
–
franca, malagasa ktp.
+
+
+/-
–
(a)
–/+
–
–
popola franca, “nigra” angla, maroka araba…
9
memstareco: sendependa ekzisto de la lingvo; viveco: ekzisto kaj grandeco de la parolantaro; historieco: konscio de la uzoj de la komunumo tra la tempo; normigo: skribsistemo, gramatiko, publikigo de vortaroj.
IPR 21/28
— paĝo 9 de la PDF —
dialektoj
–
+ /-
+/-
–
ne ĉiuj
-/+
–
–
piĝinoj
–
–
–
–
(b)
+
+
+
kreoloj
-/+
+
-/+
-/ +
–
–
ne ĉiuj ne ĉiuj
-/+
-/ +
ĉiuj
–/+
–
–
kojnea greka, svahila
-/ + +/ –
-/+
-/ + +/ –
+/-
valona, gaskona Kameruna Pidgin English, camfranglaisjamajla, antil-kreolo, maŭricia, Kriol
pontlingvoj
+/-
kojneoj
+/-
klasikaj lingvoj
+
–
+
+
(c)
–
–
–
sanskrita, latina
artefaritaj lingvoj
–
–
–
+
ne ĉiuj
+
+
+
Esperanto
+/-
+/-
ĉada araba lingvo
(a) preskaŭ ĉiuj; (b) rudimentaj funkcioj; (c) klera kulturo; – / + trajto ekaperas; + / – trajto malaperas; – – / + trajto kun minimuma ekzisto
Tiu tipologio pritraktas ankaŭ la kategorion de “artefaritaj lingvoj”, menciante Esperanton. La elekto de tiu ekzemplo estas memevidenta, sed misgvida: Esperanto ekzistas laŭ sociaj kondiĉoj, kiuj tute ne estas la samaj por plejmulto de la konstruitaj lingvoj. Fakte, la kriterioj estas subtaksataj por Esperanto, kiu ja estas memstara, viveca kaj historia fenomeno. Sed, se oni uzas plusojn por tiuj tri kriterioj, oni alproksimigas Esperanton al la normlingvoj, kaj ne plu eblas distingi inter tiuj kategorioj. Kiel solvi tiun problemon? Estas ĉi tie kvar ebloj. 1) Oni povas forkonsenti, ke la kriterioj estas malpli validaj por Esperanto ol por aliaj lingvoj. Anstataŭ plusojn, oni uzu ĉi tie mikson de plusoj kaj minusoj. Tiu solvo estas nuanca, sed ĝi denove kondukas al manko de distingeco, ĉar Esperanto nun identiĝas al la kojneoj. 2) Pli interesa solvo estas la aldono de nova kriterio, ekzemple laŭ la deveno mem de la lingvo: ĉu ĝi komenciĝis per publikigo de la normo, aŭ ĉu ĝi devenas de iu pralingvo? Bedaŭrinde, tiu kriterio distingas nur inter la “artefaritaj lingvoj” kaj la lingvoj de aliaj tipoj. 3) Alia proponebla kriterio estus la grado de spontaneco aŭ intenca interveno en la produkto kaj evoluo de la lingvo. Tiu kriterio povus esti utila eĉ por distingi inter aliaj lingvotipoj. Bedaŭrinde, tiu kriterio estas tro malpreciza, ĉar ĉiu lingvotipo entenas iun gradon de spontaneco kaj iun gradon de intenca interveno. La afero estas do malfacile mezurebla. 4) Mia lasta propono estas aldoni kriterion, kiu ne rilatu al iu intenca deveno, sed al la geografia konsisto de la parolantaro: kie estas la parolantoj de la lingvo? Ĉu kunigitaj en sama loko (−) aŭ disigitaj diversloke (+)? Tia IPR 21/29
— paĝo 10 de la PDF —
kriterio povas efiki ĝenerale, kaj taŭgas por priskribi aliajn lingvotipojn10. Plie, tiu kriterio solvas alian problemon, nome la neceson distingi inter diversaj tipoj de konstruitaj lingvoj: lingvoprojektoj malmulte parolataj estos karakterizataj de kunigiteco (−), dum planlingvoj (kiel Esperanto) estos karakterizataj de disigeco (+)11. Tiuj proponoj de modifado montras ĉiukaze, ke la konstruitaj lingvoj konsistigas kompleksan kategorion, kun specifaj trajtoj. Tiel, ke oni bezonas ankaŭ sociolingvistikan tipologion, kiu interesiĝu pli specife pri la konstruitaj lingvoj, do pri interlingvistiko. 3.2 Interlingvistikaj sociaj kriterioj En tiu perspektivo, oni unue povas konsideri la plivastiĝon kaj ensociiĝon de la lingvoprojektoj ĝis la stato de plene funkcianta planlingvo kiel Esperanto12. Tiun tipologion prezentas Detlev Blanke (1985) laŭ 18-ŝtupa skalo (poste pligrandigita al 28-ŝtupa skalo). Tio estas nur unu aspekto de la problemo, nome la vasteco de uzado. Konstruitaj lingvoj povas esti pli-malpli uzataj, kaj tamen esti malsamaj se oni konsideras la sociajn kondiĉojn, kiujn ili celas. Lingvo povas esti konstruata cele de internacia komunikado, sed ĝi povas esti konstruata por aliaj celoj, ekzemple por literaturaj aŭ kinartaj celoj, religiaj aŭ magiaj celoj, eksperimentaj celoj, ĉifradaj celoj, ludaj aŭ personaj celoj kaj tiel plu. Estas interesaj provoj prezenti kompletan bildon de tiuj subkategorioj de konstruitaj lingvoj. Ida Stria (2015) tiel pridiskutas la tipologion de Albani & Buonarotti (2001), kaj la uzon de la t.n. Gnoli-triangulo. Bedaŭrinde, por distingi la subkategoriojn, oni bezonas uzi sociajn kaj kulturajn distingojn (ekzemple inter arto, scienco, religio, magio, ludo ktp.), kiuj tute ne rilatas al la lingvoj mem, kaj tio certe estas problemo por sociolingvistikaj tipologioj. Por solvi tiun problemon, mi proponas uzi konversaciajn modelojn, kiujn ekzemple uzis Lilli Papaloïzos (1992) por enkonduki funkciisman prezenton 10
Ekzemple, la trajto disigeco fariĝas pozitiva por pontlingvoj (inkluzive de naciaj lingvoj uzataj internaciskale), por lingvoj de diasporoj, por kojneoj k.a.; kaj la trajto disigeco estas negativa ekzemple por dialektoj. 11 Kompreneble, la grado de disigeco ĉi tie dependos ankaŭ de la nombro de parolantoj: ju pli da parolantoj estos, des pli vasta povos esti la reto de la parolantoj, kaj des pli bone aplikiĝos tiu kriterio rilate al disigeco. 12 Pri tiu ĉi demando, vidu ankaŭ Vĕra Barandovská-Frank (1995).
IPR 21/210
— paĝo 11 de la PDF —
de la E-komunumo laŭ etnografia metodologio. Tiu konversacia modelo estas interesa por klarigi situaciojn, kie pluraj parolantoj interagas, sed oni ja povas ĝeneraligi tiun modelon por tipologiaj celoj. La tabelo 5 montras kombinojn de konversaciaj skemoj laŭ diversaj tipoj de konstruitaj lingvoj13. La analizo estas aplikata al situacio, kie du homoj interparolas: Parolanto 1 (P1) parolas al Parolanto 2 (P2), kun eventuala observanto de la interŝanĝo (P3). Sed kiun lingvon ili scipovas kaj uzas? Povas esti etnaj lingvoj (notitaj per minuskloj: a, b, c…) aŭ konstruita lingvo (X). La gepatra lingvo estas Lingvo 1 (L1), kaj la akirita aŭ lernita lingvo estas Lingvo 2 (L2). Tabelo 5 – Tipologio bazita sur modelo de konversaciaj skemoj Personaj lingvoj
P1
P2
Kaŝlingvoj
P1
P2
P3
L1
a
a
L1
a
a
a
L2
X
L2
X
X
Fikciaj lingvoj
P1
P2
Inĝenieraj lingvoj
P1
P2
P3
L1
X
X
L1
X
X
a
L2
L2
X
Programlingvoj
P1
P2
Spiritismaj lingvoj
P1
P2
P3
L1
X
a
L1
X
a
a
X
L2
L2
X
Helplingvoj
P1
P2
Pentekosta lingvo
P1
P2
P3
L1
a
b
L1
a
b
X
L2
X
X
L2
X
X
13
Jen kelkaj ekzemploj de lingvoj por tiuj lingvotipoj. Personaj lingvoj: la lingvo Whammo (de la artisto Öyvind Fahlström); Fikciaj lingvoj: Na’vi (de Paul Frommer, uzata en la filmo Avatar); Program-lingvoj: Basic, Python; Helplingvoj: Esperanto, Volapük…; Kaŝlingvoj: la lingvo de la ĝemelinoj Gibbons (Wallace, 1998); Inĝenieraj lingvoj: Láadan (de Suzette Haden Elgin); Spiritismaj lingvoj: la marsana lingvo de Helen Smith (Cifali, 1988); Pentekosta lingvo: temas pri spontanaj produktoj, sen oficiala normigo / Vd. Yaguello (2006).
IPR 21/211
— paĝo 12 de la PDF —
Koncerne la personajn lingvojn, notindas ke P1 kreas la lingvon kiel artan verkon, kaj nur P1 komprenas ĝin. Certe, la lingvo povas plaĉi al P2, sed P2 ne komprenas ĝin. Estas alie ĉe la fikciaj lingvoj: ili celas kredigi pri la ekzisto de denaskaj parolantoj (kvankam tute fikciaj), tiel ke la spektanto imagas ĉeesti aŭtentan interŝanĝon inter ili. Ankaŭ la program-lingvoj supozas specialajn parolantojn. La informadika sistemo funkcias ĉi tie kiel P1: ĝi scipovas nur lingvon X, kaj P2 estas la programisto, kiu scipovas la programlingvon kaj sian etnan gepatran lingvon. Aliflanke, la helplingvoj necesigas enkonduki almenaŭ du etnajn lingvojn (a & b), kaj la helplingvo funkcias plej ofte kiel dua lingvo inter la parolantoj14. La kaŝlingvoj laŭ-difine ne estas komprenataj de la observanto (P3), kiu ĉeestas la interŝanĝon. P1 kaj P2 uzas la kaŝlingvon, eĉ se ili ankaŭ scipovas komunan gepatran lingvon. La inĝenieraj lingvoj celas elprovi specifajn lingvistikajn hipotezojn, sed por serioze testi hipotezon, la parolantoj ideale devus uzi la lingvon kiel ekskluzivan denaskan lingvon, dum la lingvisto (P3) observus ilian konduton. La spiritismaj lingvoj baziĝas sur la supozo, ke iu persono (P2) estas interpretisto de iu ne-fikcia estaĵo (spirito aŭ eksterterano), kiu mem scipovas nur X kaj tiel efikas kiel mediumo inter la estaĵo kaj la observanto. Pentekosta lingvo estas elparolata lingvo (senkonscie konstruata), kiun la interparolantoj (se ili firme kredas je la miraklo) ŝajne komprenas, kaj kiun komprenas evidente ankaŭ la sankta spirito (P3), se tiu ĉi ekzistas. Kompreneble, necesus plibonigi tiun modelon, esplori la rilatojn inter la kategorioj kaj konfronti ĝin al pli multe da ekzemploj de konstruitaj lingvoj, uzataj en la plej diversaj situacioj. Tamen, tiu aliro al la tipologiaj demandoj per konversaciaj skemoj povas helpi pli bone kompreni la apartan pozicion de la konstruitaj lingvoj en la ĝenerala sociolingvistika tipologio, kaj ankaŭ por klarigi iliajn apartajn lingvajn propraĵojn laŭ la celata situacio. Per tiu metodo, oni espereble povos fine uzi tiujn diversajn specojn de tipologioj, kriterioj kaj subkategorioj por klarigi la principojn, kiujn oni esploras en interlingvistiko. Referencoj Paolo ALBANI; Berlinghiero BUONARROTI (2001). Dictionnaire des langues imaginaires ‘Vortaro de la imagaj lingvoj’. Parizo: Belles Lettres. 14
Tio eĉ veras ankaŭ por E-denaskuloj, ĉar ĉiu el ili havas almenaŭ alian gepatran lingvon. Estas ankaŭ notinde, ke povas esti aliaj situacioj por uzo de Esperanto (kaj ĝuste pro tio aperas i.a. la demando pri krokodilado).
IPR 21/212
— paĝo 13 de la PDF —
Vĕra BARANDOVSKÁ-FRANK (1995). Enkonduka lernolibro de interlingvistiko. Sibiu: Editura Universităţii. Detlev BLANKE (1985). Internationale Plansprachen: eine Einführung ‘Internaciaj planlingvoj: Enkonduko’. Sammung Akademie-Verlag Sprache 34. Berlin: Akademie-Verlag. Juliette BLEVINS (1995). The Syllable in Phonological Theory ‘La silabo en la fonologia teorio’. En: J. Goldsmith (eld), The Handbook of Phonological Theory ‘La manlibro de la fonologia teorio’. Oxford: Blackwell. Cyril BROSCH (2008). Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de esperantologio. Diplomlaboraĵo. Universitato Adam Mickiewicz. Mireille CIFALI (1988). La fabrication du martien: genèse d’une langue imaginaire ‘La fabrikado de la marsa: origino de imaga lingvo’. Langages, n-ro 91, p. 39-60. Louis COUTURAT; Léopold LEAU (1903). Histoire de la langue universelle ‘Historio de la universala lingvo’. Parizo: Hachette. Aleksandr Dmitrieviĉ DULIĈENKO (1990). Международные вспомогательные языки ‘Internaciaj Helpaj lingvoj’, Tallinn: Valgus. Umberto ECO (1996). La serĉado de la perfekta lingvo. Trad. Daniele Mistretta, Pisa: Edistudio. Federico GOBBO (2012). Alan Turing creator of Artificial Languages / Alan Turing kreinto de Artefaritaj Lingvoj. InKoj, n-ro 3(2), p. 181-194. Nicole GUEUNIER (1995). Les contacts de langues dans les situations de la francophonie ‘La kontaktoj inter lingvoj en la situacioj de franclingvanoj’. Linx, nro 33, p. 15-30. <https://doi.org/10.3406/linx.1995.1389\>; lasta vizito: 31 Aŭg. 2020. Ilona KOUTNY (2015). A typological description of Esperanto as a natural language ‘Tipologia karakterizo de Esperanto kiel natura lingvo’. JKI, n-ro 10, p. 43-62. John LYONS (1991). Natural language and universal grammar ‘Natura lingvo kaj universala gramatiko’. Cambridge, New York: Cambridge University Press. Gaston MOCH (1897). La question de la langue internationale et sa solution par l’Espéranto ‘La internacilingva demando kaj ĝia solvo per Esperanto’. Paris: Giard & Brière. Marcel MONNEROT-DUMAINE (1960). Précis d’interlinguistique générale et spéciale ‘Studlibro pri ĝenerala kaj speciala interlingvistiko’. Parizo: Librarie Maloine. Arika OKRENT (2010). In the land of invented languages ‘En la lando de la inventitaj lingvoj’. New York: Spiegel & Grau Trade Paperbacks. Lilli PAPALOÏZOS (1992). Ethnographie de la communication dans un milieu social exolingue: le Centre Culturel Espérantiste de la Chaux-de-Fonds (Suisse) ‘Etnografio de la komunikado en socia alilingva medio: la Esperanto-Kulturcentro de la Chaux-de-Fonds (Svislando)’. Bern: Peter Lang.
IPR 21/213
— paĝo 14 de la PDF —
Mikael PARKVALL (2010). How European is Esperanto? A typological study ‘Kiom eŭropeca estas Esperanto? Tipologia studo’. LPLP, n-ro 34(1), p. 63-79. Claude PIRON (1994). Le défi des langues − Du gâchis au bon sens ‘La lingva defio − De la ĥaoso al komuna saĝeco’. Parizo: L’Harmattan. William Alexander STEWART (1968). A sociolinguistic typology for describing multilingualism ‘Sociolingvistika tipologio por priskribado de plurlingvismo’. En: J. A. Fishman, Readings in the Sociology of Language. The Hague: Mouton, p. 531-545. Ida STRIA (2015). Towards a linguistic worldview for artificial languages ‘Al la lingva mondovido por artefaritaj lingvoj’. Disertacio, Universitato Adam Mickiewicz. Marjorie WALLACE (1998). The Silent Twins ‘La silentaj ĝemeloj’. London: Vintage books. Marina YAGUELLO (2006). Les langues imaginaires ‘La imagaj lingvoj’. Parizo: Ed. du Seuil.
Biografio de la aŭtoro. Philippe PLANCHON estas ŝtata instruisto kaj esploristo en la Fakultato pri Literaturoj kaj Lingvoj de la Universitato de Tours en Francio. En 2013, li sukcese defendis doktorigan disertacion pri eldirada lingvistiko, kaj la sekvantan jaron li estis nomumita ĉe la Universitato de Tours kiel docento, kie li instruas nun lingvistikon, i.a. pri leksikologio, semantiko, pragmatiko, interlingvistiko kaj kompara lingvistiko. Lia esplor-kampo estas la diverseco de la lingvoj kaj la konstruado de la vortosignifoj. Li estas membro de la lingvistika laboratorio LLL (Laboratoire Ligérien de Linguistique, UMR 7270).
„Kariero” pere de Esperanto de Gražina OPULSKIENĖ, Mažekių Merkelio Račkausko-gimnazio (Litovio) Dum VEKI estiĝis konversacio, pri: kian praktikan utilon havas Esperanto en la vivo? Inter kelkaj ekzemploj, kiujn donis homoj de la grupo, ankaŭ mi enŝovis la informon, ke danke al Esperanto mi havas laboron jam dum 25 jaroj. Nia kara Mirejo tuj reagis, ke tio povas esti interesa ankaŭ por IPR-legantoj, do jen la rakonteto. En 1993 oni fermis la fabrikon, en kiu mi laboris ekde mia 17-jaraĝo. Pro la sendependiĝo de Litovio el IPR 21/214
— paĝo 15 de la PDF —
Sovetunio, la fabriko ne plu funkciis, ĉar ni ne plu havis ekonomiajn rilatojn. Mi iĝis senlabora kaj por ricevi de la ŝtato la etan monhelpon al senlaborulo, mi balais la stratojn de mia naskiĝurbo. Tio estis interesa sperto: ja nun mi vidas, kie estas malordo! Iun tagon alparolis min amikino de mia juneco, kiu nun estas la vicdirektorino de mezlernejo. Ŝi sciis, ke mi estas esperantistino kaj proponis al mi, ke mi instruu Esperanton en lernejo po du horoj ĉiusemajne en „Rondeto de Esperanto” dum mi ne havas laboron. La kialo estis, ke la mezlernejo tiam strebis rericevi la nomon de gimnazio. Tiu nomo estis forigita dum la sovetia tempo kaj tuj post la sendependiĝo gimnazioj estis nur mezlernejoj kun pli alta instruada nivelo ol „simplaj”. La estraro de la lernejo opiniis, ke instruado de plia lingvo estus granda pluso. Mi neniam volis esti instruistino, kvankam mia patrino kaj miaj instruistoj opiniis, ke tio estus mia vojo. Mi kredis, ke labori kun petolemaj infanoj kaj klaĉemaj virinoj ne estas interese kaj ke sola avantaĝo de instruista profesio estas la longa somera feriado. Kaj … kvankam mi sekvis kurson de Esperanto en 1998, vere mi esperantistiĝis nur en 1992 dum SAT-kongreso en Litovio. Kiel mi instruu, se mi mem ankoraŭ devas lerni? La amikino-vicdirektorino sugestis, ke temas nur pri du horoj en la semajno, ke instruado estas la plej bona vojo al lernado, ke min neniu povos kontroli, ja neniu urba inspektoro konas Esperanton. Tiel mi en 1994 septembre eklaboris en la lernejo. Mi havis du grupetojn po eble deko da lernantoj. Mi instruis laŭ la franca libro „Esperanto junul-kurso”, donacita de mia amikino Franciska Toubal kaj ankaŭ laŭ miaj notoj de la propra lernado. Je mia miro labori kun junulinoj estis ege interese! Inter miaj du grupetoj mi devis atendi unu horon en la instruista ĉambro kaj ekzakte tiam libera estis ankaŭ la maljuna instruisto pri la angla. Li estis ege klera persono kaj interesiĝis pri Esperanto, eĉ petis, ke mi iom instruu al li. Mi ŝerce diris, ke reciproke li devos kun mi refoje paroleti la anglan, ĉar mi ne scipovas ĝin, kvankam mi lernis ĝin en lernejo. Tio funkciis inter ni, do jam bonŝanco! Tuj post la sendependiĝo multaj lecionoj pri la rusa lingvo estis ŝanĝitaj al la lecionoj de la angla, sed terure mankis instruistoj. Mia maljunega kolego devis labori kun plena klaso de 30 gelernantoj kaj tio estis malfacilega. Li diris al la direktorino, ke aŭ oni disdividu la klasojn al du grupoj, aŭ li pensiiĝos. La direktorino ĝemis, ke ŝi nenie ricevos la instruiston por la dua duono de la klaso kaj mia kolego proponis, ke al tiuj lernantoj, kiujn la angla IPR 21/215
— paĝo 16 de la PDF —
tute ne interesas, ekinstruu … mi. Tiel, pro la insista premo de la direktorino, mi neatendite ekhavis 24 lecionojn dum la semajno! La infanoj estis 12-13jaraĝaj, absolute ĉarmaj kaj tute normale petolemaj. Instrui la anglan ne plaĉis al mi pro la konstanta timo, ke mi instruas tion, kion mi mem ne scias, sed labori en lernejo ege plaĉis al mi. Instrui Esperanton iĝis tre interese, ja mi jam konis multajn infanojn, ili konis min kaj anstataŭ 2 lecionoj semajne mi havis jam 4 kaj, post kelkaj jaroj, eĉ 6 lecionojn. Intereso pri la lingvo iomete kreskis! Miaj kolegoj tute ne estas klaĉemaj, ili simple eĉ ne havas tempon por tio en la lernejo, dum etaj interlecionaj paŭzoj estas multaj gravaj aferoj por priparoli! Mi mem devis plulerni Esperanton por iĝi vera instruistino. Bonŝance mi renkontis multajn helpemajn esperantistojn kaj plej gravis, ke mi amikiĝis kun Ewa Bondar, la elstara Cseh-instruistino el Pollando. Ŝi tuj sugestis al mi instrui laŭ Cseh-metodo. Mi sekvis la kutiman vojon de seminarioj, taskoj kaj ekzamenoj de IEI (Hago) kajla diplomo de Cseh-instruistino malfermis al mi vojon ankaŭ al instruado en Esperantaj aranĝoj. La fakto, ke mi instruis en Kroatio, Italio, Aŭstralio, Francio, Japanio, Nov-Zelando kaj aliaj landoj multe imponas kaj al miaj lernejaj kolegoj kaj al la infanoj. Post kvin jaroj de mia fuŝado pri la instruado de la angla, aperis junaj instruistoj freŝe bakitaj de unversitatoj. Tamen la direktorino ne volis min maldungi, Esperanto-rondeton ŝi volis havi en la gimnazio. Mi ne povus vivteni min nur per la instruado de Esperanto kaj ŝi donis al mi tiel nomatajn lecionojn pri „sekureco” al lernantoj de la sepa-gradaj klasoj. Instrui tion estis facile, ja mi nur klarigis kiel konduti dum incendioj, danĝero de eksplodo de atoma centralo aŭ bombo, kiel savi la dronintojn, helpi dum atako de paniko kaj simile. Mi denove havis la liberajn lecionojn, tiel nomatajn „fenestrojn”, mia maljuna kolego pensiiĝis, do ne eblis lecionetoj inter ni, sed en la lernejo aperis la unuaj tri komputiloj! Ĉiun liberan minuton mi pasigis en klaso kun tiuj komputiloj kaj lernis kune kun la instruisto kaj infanoj. Estis eĉ ne Windows ankoraŭ, sed mi jam vidis komputilojn en eksterlando dum miaj Esperanto-vojaĝoj kaj eksciis, ke valoras lerni, certe baldaŭ ili venos al nia vivo. En 1999 ni eksciis, ke nia gimnazio estos reorganizita tiel, ke ni ne plu havos la tre junajn klasojn kaj lernos ĉe ni nur 15-19-jaraĝaj gejunuloj. Miaj sekurec-lecionoj devis malaperi, sed bibliotekistino de la lernejo jam delonge postulis duan homon por la duono de la tago. Estis ideo de la bibliotekistino IPR 21/216
— paĝo 17 de la PDF —
demandi la direktorinon, ĉu oni akceptos min en tiu posteno. La direktorino nepre volis konservi min pro la Esperanto-rondeto, ĉar estis malmultaj lernejoj en Litovio, kie oni tion instruas. Plia avantaĝo estis, ke estis klare, ke lernantoj, kiuj lernas Esperanton, poste estas multe pli sukcesaj en la latina lingvo, kiun ili lernas en la lastaj du jaroj de la gimnazio. Finfine la direktorino estis feliĉa donante al la biblioteko ankaŭ unu malnovan komputilon jam kun Windows kaj per ĝi mi ofte instruis kolegojn kaj infanojn kiel labori per Word kaj Excel. Tiel mi ekde 1999 eklaboris en la biblioteko kun duontaga posteno, sed tre baldaŭ havis ĝin plentaga kaj nun trankvile atendas pensiiĝon: biblioteko, Esperanto-rondeto kaj ordigado de la gimnazia arkivo estas tri miaj taskoj en unu el la plej bonaj lernejoj de la lando. Miaj iamaj amikoj de la fabriko, kiuj same maldungiĝis en la naŭdekaj jaroj, havis aliajn sortojn: viroj ja ricevis laborojn en aliaj fabrikoj, sed virinoj aŭ vendas ion en bazaroj kaj vendejoj, aŭ elmigris, aŭ estas longjaraj senlaboruloj. Danke al Esperanto mi ne nur havas laboron dum kvarono de jarcento, sed ankaŭ eblon ekkoni la mondon tra miaj propraj spertoj.
Ĉu la parolo de la instruistoj ankoraŭ aŭtoritatas? La terura murdo de Samuel Paty povas pensigi, ke la instruista parolo ne plu aŭtoritatas en iuj situacioj, kie instruistoj prezentas sciojn, kiuj estas en la lernejaj instruplanoj, sed kiuj estas kontestataj de parto de la socio. Kiuj estas la kaŭzoj kaj la konsekvencoj de tia malfortiĝo? Kiujn rimedojn povas uzi instruistoj? Sed ankaŭ, kiaj limoj estas al ilia agado? Jen la opinio de Bruno Robbes, universitata profesoro pri edukaj sciencoj, CY Cergy Paris Universitato. https://fr.wikipedia.org/wiki/Bruno\_Robbes Por pli bone kompreni la defiojn, kiuj aperas en klasĉambro, unue ni devas revizii la malsamajn konceptojn de la vero, kiuj transiris tra la historio, tiu de la scio, tiu de la informoj kaj tiu de la kredoj. Ni memoru, ke antaŭ 1789 la scio emanis el transcendeco (Dio), de kiu iuj homoj – ĉefe la reĝo – akiris sian aŭtoritaton. Dum la Renesanco (16-a jarcento) pres-arto, protestantismo kaj la liberpensuloj helpis rekonsideri la IPR 21/217
— paĝo 18 de la PDF —
principon de transcendeco favore al la principo de racieco: ekde tiam la scio legitimiĝas per la kohereco de la asertoj. Ekde la Klerismo en Eŭropo (18-a jarcento) la daŭra disvolviĝo de la sciencoj plu establis la principon de la racieco. Sed tio ne malhelpas, ke la scioj estu pridubataj aŭ eĉ kontestataj. Estas pluraj kialoj por ĉi tio: Unue, la ideo, ke la vero de la sciencaj scioj restas portempa, estas vaste disvastigita. La scio reflektas la nunan staton de niaj scioj, kiuj esence evoluas. Krome, dum la dudeka jarcento, la ideo de daŭra homprogreso danke al la racio, la scienco kaj la “civilizo” estis konsiderinde kontestata, kiam la teknika racio devis servi la tutmondajn kaj koloniajn militojn, aŭ totalismajn sistemojn. Ĉi tiuj elementoj helpis mallegitimigi la sciojn. Due, la kreskado de ciferecaj teknologioj – kaj kun ili la projekto de „socio de la konoj” – metas la sciencon en similan nivelon kiel la scio kaj reduktas ĝin al informo. Akiri sciojn egalas al prilaborado de informoj, sen ia rilato kun la fundamentaj homaj demandoj, de kie fontas la scioj amasigitaj tra la generacioj. Tamen la enlokigo de la scioj en la kulturon helpas al komprenado de la nuntempa mondo. Trie, la kredoj ne malaperis kun la kresko de la sciencoj. Ili donas respondojn al iuj esencaj homaj demandoj, kiuj estas fundamente malsamaj ol sciencaj respondoj. Sed male al la sciencoj, kiuj produktas sciojn sub tre specifaj kondiĉoj, la kredoj ne povas esti pruvitaj. Al ili ni aliĝas aŭ ne, kio ne signifas, ke ili ne estas la temo de interpretaj debatoj. Fino de la lerneja monopolo? Unu el la nunaj malfacilaĵoj naskiĝas de la konfuzoj – foje malkaŝe konservitaj – inter scioj, kredoj, informoj kaj opinioj. Certe, fundamentismaj religiaj grupoj deklarante siajn kredojn samnivelaj kiel la scioj, asertas, ke ili diras la veron malfavore al ĉi-lastaj, sed ili ne estas la solaj. En la post-vera epoko eminentaj politikistoj kaj responsuloj enkondukis tiun strategion en la plenumadon de la potenco, disvastigante falsajn informojn aŭ favorante kritikendajn sciencajn laborojn, foje komplice kun la esploristoj. Esence, ekzistas tri kontraŭaj konceptoj de la vero: –
la vero de sciencaj scioj estas klasika vero (io estas vera, se ĝi pruviĝis per scienca rezonado);
IPR 21/218
— paĝo 19 de la PDF —
–
la “socio de la konoj” iras kune kun pragmata vero (io veras, se ĝi produktas palpeblajn tujajn efikojn);
–
la kredoj baziĝas sur rivelita vero, nepruvebla (io estas vera, se ĝi fontas el transcendeco, el vortoj skribitaj en sanktaj tekstoj).
En lernejo regas la unua koncepto. Ĝi tamen konkurencas kun la du aliaj. La lernejaj scioj ne povas esti instruataj kiel kredoj. La aŭtoritato de la instruistoj ne plu povas baziĝi nur sur la scioj, kiujn ili posedas kaj eldiras. Klare, havi sciojn estas nepra kondiĉo, sed ne sufiĉa por instrui al studentoj, kiuj, pli ol en la pasinteco, kontraŭas la sciojn nome de aliaj aŭtoritatoj (familio, amikoj, religiuloj ktp.). Kiam eblas, la eksperimenta aliro, sed ankaŭ la historio de la scienco, estas valoraj instruaj rimedoj. Krome, kun la “cifereca revolucio”, la lernejo ne plu havas la ekskluzivan rajton transdoni sciojn kaj la instruistoj ne plu havas la monopolon de fidinda scio, pro la fakto, ke plej multaj studentoj povas aliri diversajn kaj kontroleblajn sciojn. Sed la parolo de la instruistoj ankoraŭ konkurencas kun la individuismaj kaj produktivaj valoroj de novliberalaj socioj. La industriaj kaj financaj internaciaj kompanioj diskonigas ilin per regado de la aŭdvidaj kaj ciferecaj amaskomunikiloj. Ĉi tiuj novaj aŭtoritatoj „diktas” la valorojn kaj la konduton de junuloj. Ili kaptas ilian atenton, por kontentigi iliajn primarajn impulsojn por tujaj kaj senlimaj plezuroj, posedi por ekzisti kaj esti kiel la aliaj, en pasiveco kaj sen peno. Ni konstatu, ke lernado postulas tute alian sintenon: la studento devas minimume regi siajn impulsojn, toleri frustriĝon kaj prokrasti sian plezuron, akcepti disciplinon, kiu ebligos al li/ŝi esti en kondiĉo de kogna agado, sed ankaŭ fari longdaŭrajn klopodojn. Rezulte, la aŭtoritato de la instruistoj ne plu baziĝas nur sur iliaj vortoj; aliflanke la praktiko de la profesio draste ŝanĝiĝas. Per uzo de didaktikaj kompetentecoj (organizado kaj prezento de la akirotaĵoj) kaj per pedagogiaj kapabloj (organizado de spaco, tempo, rilatoj en la klaso, materialaj kaj teknikaj aspektoj), la instruistaro en siaj lecionoj kreas kondiĉojn, kiuj ebligas al la studentoj vere akiri sciojn, ne simple el la buŝo de la instruisto, ne simple kredi la instruiston “laŭparole”. Malgraŭ tio la studentoj ne devas „retrovi” aŭ „reinventi” la sciojn. La instrua / lerna situacio devas helpi ilin ŝanĝi sian fokuson de nekompletaj aŭ eraraj prezentoj al formulado de aliaj demandoj. Nova scio havos sencon por
IPR 21/219
— paĝo 20 de la PDF —
ili, se ĝi donas al ili respondojn al ĉi tiuj demandoj fontantaj el ilia homa sperto. Gvidi la lernantojn al pripenso pri la scioj fariĝas do grava afero en la lernejo, ne nur por legitimi la aŭtoritaton de la instruistoj, sed ankaŭ por ke la studentoj akiru subjektivan, kritikeman kaj emancipiĝan aliron al scioj. Iuj instruistoj fariĝis spertuloj pri instruado de tiklaj instruprogramoj. Ekzistas ankaŭ lertigado, kiu prezentas mekanismojn por analizi ĉi tiujn situaciojn. Pedagogoj, esploristoj kaj la Ministerio pri Nacia Edukado mem akceptas la defion trejni studentojn, por ke ili akiru kapablon analizi la mondon per kritika vido. Sociaj kaj politikaj sekvoj Rimedoj ekzistas, sed ne ĉiuj instruistoj estas trejnitaj al tiaj situacioj, kaj mankohava kompletiga lertigado de la instruistoj ne helpas al tio. Tial ni ne miros, ke iuj rezignas aliri al ĉi tiuj temoj, kiuj ĝenas ilin, precipe se estas premoj de la lernejestro aŭ kritikemaj admonoj de la inspektoroj. La parolo de politikaj responsuloj pri la aŭtoritato de la instruistoj ne donas pli da subteno. Senĉese sugestante – kiel faras la nuna ministro pri Nacia Edukado – ke la instruistoj bezonus, ke la “scienco” determinu la “sukcesajn praktikojn”, kiujn ili apliku poste, iliaj kvalifikoj estas malestimataj kaj naskiĝas dubo pri ilia kapablo kolektive plibonigi siajn farmanierojn. Ĉi tiuj paroladoj, kiuj signifas, ke la instruistoj estus nur simplaj prezentistoj, misfamigas ilian aŭtoritaton antaŭ la publika opinio. Pli ĝenerale, la ripetiĝantaj malfacilaĵoj, kiujn nia nacia reprezentantaro havas por difini la celojn, kiujn la socio asignu al la lernejoj (ekzemple per la ofteco de ŝanĝoj en la lernejaj programoj), sen korekti la malegalecojn en la lernada sukceso, kiuj rilatas al la socia origino, nur pliigas ĝian misfamigon en popularaj rondoj. Finfine, fronte al atenco kiel tiu suferita de nia kolego, la respondo estas antaŭ ĉio politika. Ĝi fontas el kohereco de vortoj kaj decidoj, por rezisto de la tuta socio al la totalisma projekto de la politika islamismo, kiu kontraŭas niajn valorojn. Ĉi-tiu artikolo aperis origine en „The Conversation” la 3-an de novembro 2020. (Vidu ĉe: https://theconversation.com/la-parole-desprofesseurs-fait-elle-encore-autorite-149023) Tradukita el la franca de Germain PIRLOT kaj Mireille GROSJEAN IPR 21/220
— paĝo 21 de la PDF —
El Ukrainio
Aldoni ĝojon al la vivo – danke al Esperanto. 10-jara laboro Svetlana POGORELAJA, dumviva membro de UKrEA kaj REU (Ukrainio) En Ukrainio nun multaj pensiuloj ne ricevas sufiĉajn estimon kaj bonkorecon. Mi preferas instrui ĝuste al pensiuloj, do ne nur al tiuj, kiuj laŭ la aĝo pensiiĝis sed ankaŭ al, ekzemple, 20-30-jaraĝaj pensiuloj – invalidoj, se ili aliĝos al mia klaso. Mi preferas ĝojigadi per tiu valoro – nome Esperanto – soci-nedefenditajn personojn, nelabor-kapablajn, tiujn, kiuj ricevas de la ŝtato mizeran pension de malpli ol 2 eŭroj en tago (kiel mi). La homoj apenaŭ povas vivi pro nesufiĉa manĝo kaj kuracado, ili ne povas multe ĝoji. Mi opinias ke ili devas konstante plifortigi sian karakteron kaj penegi vivi tiel ke ili povu ĉiutage ĝoji pro iuj siaj novaj sukcesoj. Mi ne havas eblon helpi al ili mone. Sed mi donas al la kompatinduloj jenan valoraĵon – mi instruas Esperanton. Mi strebas helpadi al la maljunuloj ekricevadi pli da estimo kaj bonkoreco, do ĝojigi – danke al Esperanto. Mi kreis miajn proprajn materialojn por instruado (mi ne uzas lernolibrojn de iu) kaj komence de 2010 mi fondis la unuan E-fakultaton en mia lando Ukrainio, ĉe la ĵusaperinta, la unua en la urbo Kievo, Universitato de la Tria Aĝo (ĝi estas fakultato, sed ne ordinara fakultato, ĉar estas instruataj multaj lernobjektoj kaj ĉar la lernantoj lernas ne nur dum kelkaj monatoj, sed dum jaroj – ĝis plena perfektiĝo). Lernas ĉarmaj personoj ĝis-85-jaraĝaj. I.a. la plej aĝaj estas la plej fervoraj. Iuj miaj lernantoj ŝatas elpaŝi, ili preparas 20-30-minutajn prezentaĵojn en Esperanto pri la temoj, kiuj interesas ilin, kaj mi helpas al ili viziti kolektivojn, kiuj kun intereso ilin aŭskultas. Tiuj, kiuj volas plibonigi sian malbonan memor-kapablon (kiam ili tute ne povas ion lerni), post kiam ili diligente lernas vortojn, vortkombinojn k.a., jam je la fino de la lernojaro komencas kapabli memori versaĵojn. Ekzemple, unu mia lernantino, kiu komencis lerni 73-jaraĝa, havante tre malbonan memorkapablon, tiom ekŝatis la lecionojn kaj la hejmajn taskojn, ke ĝis la fino de la lernojaro ŝi ne nur kapablis memori versaĵojn kaj kantojn, sed ŝi ankaŭ ekkapablis verki en la internacia lingvo belajn rakontojn. Ŝi eĉ fariĝis laŭreato de internacia konkurso de amatoraj verkistoj pro sia rakonto pri tio, IPR 21/221
— paĝo 22 de la PDF —
kiom al ŝi plaĉas lerni la internacian lingvon Esperanto, kaj ke ŝi ne povas vespere ekdormi, se ŝi ne verkis regule rakonteton en ĉi tiu lingvo. Alia persono ekŝatis krei versaĵojn kaj fariĝis laŭreato de internacia konkurso de amatoraj poetoj (ŝi skribis en la nacia lingvo, ke ĉiuj lingvoj estas estimindaj sed Esperanto estas tre inda por ke ĉiuj homoj lernu ĝin). Dezirantoj – lernas verki ĵurnalistajn artikolojn. Mi instruas ankaŭ instrui. Unu lernantino ne povis bele deklami poeziaĵojn, sed ŝi tre diligente lernis tion en la Esperanto-fakultato kaj ekkapablis tiom bele reciti versaĵojn en Esperanto – kiel aktorino (i.a. sonetojn de Ŝekspiro), ke ŝi rakontis ilin ofte kaj al ĉiuj, eĉ al tiuj siaj konatoj, kiuj Esperanton ne scias. Min tre ĝojigas la vortoj de miaj lernantoj-pensiuloj, kiam ili dankas min pro tio ke, malgraŭ tio, ke ili dum multaj jaroj loĝas en Kievo, sen la fakultato de Esperanto ili neniam povus viziti tiom multe da vidindaĵoj, muzeoj, ekspozicioj, ekskursoj, koncertoj en la urbo, partopreni en tre interesaj vojaĝoj al aliaj urboj, perŝipaj veturoj, kaj eĉ konversacii kun alilandanoj el la tuta mondo (ĉion tion mi organizas por ili senpage). Ja ili tion ne povus, sed vere ili povas! Kaj mi tre volas, ke miaj lernantoj havu sufiĉe da sano kaj tempo por viziti kiom eble plej multe da interesaj lokoj pere de la Esperantofakultato. Tiuj, kiuj volas ekkapabli krei la tekstojn de ekskursoj en la internacia lingvo kaj gvidi la ekskursojn diligente lernante en la Esperanto-fakultato, ricevas tiun kapablon. Ekzemple, unu lernantino, post la fino de la unua lernojaro jam povis dum unu tago memstare gvidi ekskurson en Kievo por alilandanoj, kiuj partoprenis en la tritaga internacia E-aranĝo, kiun mi organizis speciale por miaj novuloj, por ke ili pli facile praktiku la paroladon kaj povu lerni bone gvidi ekskursojn. Alia persono, post sia unua lernojaro, preparis kaj gvidis tuttagan ekskurson al du urbetoj kaj unu vilaĝo de la kieva provinco por ke ni admiru la belan naturon kaj antikvajn historiajn lokojn de la tempo, kiam naskiĝis nia ŝtato. Alia pensiulino – kun mia helpo – kreis kaj gvidis en Esperanto por gastoj el 6 landoj 2-horan ekskurson en alia urbo, kie ŝi antaŭe neniam estis. Alia (80-jaraĝa) – post unujara lernado – organizis 3-tagan E-aranĝon en alia urbo. En Kievo, dum pli ol 10-jara ekzisto de la Esperanto-fakultato, ni renkontiĝis kaj konversaciis montrante la urbon, kun gastoj el diversaj IPR 21/222
— paĝo 23 de la PDF —
partoj de la planedo: el Pollando (Eŭropo), Usono (Norda Ameriko), Japanio (Azio), Brazilo (Latina Ameriko) kaj aliaj landoj. Mi tre ĝojas pro tiuj miaj lernantoj, kiuj – danke al scio de Esperanto vizitas diversajn tre interesajn internaciajn kongresojn, en kiuj ĉeestas multaj centoj da reprezentantoj de diversaj kontinentoj, kaj miaj lernantojpensiuloj kun kiu ajn el ili povas paroli. Min plejmulte ĝojigas tiuj, kiuj volas kaj vere tion faras – veturi senpage al diversaj landoj de la mondo. Mi volus, ke pli multe da homoj veturu tra la tuta mondo. Se al iu mankas kantado – en Esperanto ni kantas kaj originalajn kaj tradukitajn kantojn de diversaj landoj. Se oni volas aktori – en la lecionoj ni okupiĝas pri diversaj minispektakloj kaj organizas ludforme spektaklojn, ni tre ŝatas hejman teatron. Ni sonigis filmetojn pri la plej gravaj ukrainiaj vidindaĵoj, ekz., pri la Kieva-Peĉerska monaĥejo: https://www.youtube.com/watch?v=M1AYlbumc\_U aŭ en YouTube Kieva-Pecerska Lavra Libera Ukrainio. Multaj miaj lernantoj-pensiuloj diras al mi, ke ili estas feliĉaj pro tio, ke al ili estas donita la eblo ludi diversajn ludojn (de facilaj aĉetablaj ludoj ĝis malfacilaj urboludoj), ke ili tiam sentas sin kiel feliĉaj infanoj. Sed por eĉ pli da ĝojo doni al miaj lernantoj, mi instruas al ili ankaŭ multe da io neligita kun lingvoj, ekz.: manfaradon, orkestran muzikludadon, fotoarton, artterapion, presdigitadon (t.e. magiaĵojn kaj iluziaĵojn) k.a. Nun, en 2020, dum la kvaranteno, ni kontaktas ilin pertelefone, ĉar ili pro malriĉeco ne havas komputilon (ankaŭ mi). Krome, mi nun kun ĝojo helpas per skajpo al grupo de polaj pensiuloj (el diversaj urboj kaj vilaĝoj) paroli kaj perfektiĝi. Mi opinias, ke: se kaj la lernantoj-pensiuloj kaj la instruisto laboros tre diligente kaj respondece, nepre la rezultoj estos tre altaj. Iam ili eĉ superos la rezultojn de junuloj. Mi tre amas Esperanton kaj E-instruadon. Min tre ĝojigas miaj lernantoj. Mi nomas ilin „Herooj de Ukrainio” kaj „Ĉampionoj” – ĉar dum la lastaj 10 jaroj neniuj aliaj (junaj!) personoj (ĉe aliaj instruistoj) en Ukrainio atingadis la rezultojn, kiujn sukcesis atingi miaj karaj lernantoj. Mi estas certa, ke: ne devas esti simple instruado de io al pensiuloj. Nepre ĉiuminute devas esti atingata tiu celo: plenumo de la tre bezonata nobla tasko – aldonadi ĝojon, feliĉon al la vivo de maljunaj homoj. IPR 21/223
— paĝo 24 de la PDF —
Pri kio temas? (recenzo de Rob MOERBEEK) Szabolcs SZILVA: Pri kio temas? Ellaboraĵo de la 15 temoj de la B2-nivela KER-ekzameno. Lingve, 2020. 175 p. 11,70 eŭroj. Kapta titolo de belaspekta studhelpilo, per kiu Szabolcs SZILVA, hungaro en Varsovio, orientas kandidatojn por la B2ekzameno, kiel respondi al demandoj pri fiksitaj 15 temoj. Kaj tion li faras tre kompetente, mem sin prezentante kiel diplomitan spertulon pri instruado kun specialiĝo pri ĉiĉeronado kaj i.a. finn-ugraj lingvoj. Post ĉiuj laŭtemaj rakontoj sekvas atendeblaj ekzamenaj demandoj kaj vortlisto, en kiu la aŭtoro montras ankaŭ la (ne)transitivecon de la verboj. Bonega iniciato, imitinda. Temas pri personaj respondoj de klera historiisto kaj muzeologo. Tamen la lingvaĵo restas plaĉe komunuza kaj modela. Kritiko ĉiam restas ebla – kiu ja eskapas la homan stumblemon, la maleblon ĉion scii aŭ memori – kaj evidente en la fino foje malstreĉiĝis la atentemo. Do ni prezentu kelkajn notojn por helpi plukonstrui. Kaj ni defendu kelkajn uzojn. En la kvara ĉapitro „Lernado” ni trovas „Lingvoklasejo” (p. 45), por kiu ejo PIV konas nur „klasĉambro”. Tamen mirigas, ke „klasejo” ne prezentiĝis en la tekstoj, kiujn uzis la PIV-redaktoroj. Jam kutime oni uzas „malŝati” en ne-PIVa senco „neŝati”; „motivita” (pravigita) anstataŭ fervoriĝinta. „Ni tre atendas tiun vojaĝon” ŝajnas iom streĉi la signifon de „atendi”(avidi, esperplene anticipi). Akceptebla tamen. Foje „je” ne necesas anstataŭ konvena prepozicio: instigi je sana vivmaniero: al…
IPR 21/224
— paĝo 25 de la PDF —
Komplete mismiksiĝis la frazo „spektakloj kie oni ricevas ju pli da mono, des pli oni scias”. „Dum la akademia jaro” jam tiel enradikiĝis, ke eĉ PIV-a puno ne korektus al „universitata”. „Deviga infanĝardeno de tri ĝis 6 jaroj” povus doni impreson de iom longa maturigo tiustadia. Pli klara esprimo: de la 3-a ĝis 6-a vivojaroj. „Abiturientiga diplomo” montras precizemon; multaj dirus „abiturienta”. Gramatika enigmo: ekzameno povas daŭri de 10 minutojn ĝis kelkajn horojn. Ĉi-okaze oni donu la avantaĝon de la dubo. Sed facila evito eblas per „povas havi daŭron de 10 minutoj ĝis kelkaj horoj”. „Ellerni la esceptojn… donis al mi la plej multe da malfacilaĵoj”: jen pruvo ke PIV prave rekomendas uzi „multo(n) da” aŭ „multa(jn)’pro gramatikaj kialoj. Ĉe adverbo (multe) la uzo de „la” ne estas ĝusta, eĉ se tiuokaze perdiĝas la diferenco inter la absoluta kaj relativa superlativoj. En la frazo „La Bolonja sistemo servas ankaŭ fortigi la internaciajn rilatojn”: sentiĝas la manko de „por” (fortigi). En la vortlisto povas misgvidi „ekzerci ion”, se akcepti la PIV-an malaprobon uzi la temon kiel rektan objekton de ĉi tiu verbo: Oni ekzercas iun aŭ sin pri iu fako. Ja eblas ekzerci ion en la senco de korpoparto aŭ organo: siajn fingrojn pri muzika tonvico, sian voĉon pri rulado. Ofte mankas la komo post subpropozicio ene de frazo: „estas grave, ke oni atentas (atentu?) pri tio, kion oni ŝatas, kaj laŭ tio oni elektu laboron” (kion oni ŝatas, kaj laŭ kio oni elektu). „Plej bone estas kiam (estu: se) oni povas igi sian hobion sia laboro” (PAGgramatike: onia, sed mi akceptas „sia” post „sian hobion”). Kaj – kontraste kun PAG ~ la nova „PMEG 2020” klare elektas „sia” en la objektaj predikativoj, laŭ la Zamenhofa: „Tio estis la unua fojo, kiam ŝi nomis ŝin sia filino.” „Feritagoj” memorigas pri la tro ofta (ne ĉe Szilva) „kielmaniere” (neniam ”kieloke”) aŭ „tagĵurnalo”: ĵurnalo estas taggazeto kaj ferio estas senlabora tago. Kial oni amas pleonasmojn? „Oni anoncas sian senlaborejan staton”: eble anoncas sian senlaboran staton ĉe la administrejo? IPR 21/225
— paĝo 26 de la PDF —
En la vortlisto: „malvesti ion”, sed „vesti iun”: simile do oni malvestas iun/sin je mantelo. Iom amuza „amfibologio” (stila fakvorto, laŭ PIV evitenda!): „mi uzas ĝin (Netflix)… sur mia televidilo kaj dum veturado sur mia telefono”. P. 64… „anonci sin kiel sangodonanto”: se oni jam estas sangodonanto, kial anonci sin? Certe necesas la akuzativo: kiel sangodononton aŭ por sangodonado (eĉ se ne eblus anonci alian kiel sangodonanton). Tamen tio ne deprenas poenton de la valoro. Mi volonte rekomendas la studilon, el ĝi multe mem lerninte!
El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio Finiĝis la Esperanto-kurso ĉe la universitato de Nanchang, Ĉinio En la jaro 2020, sukcese funkciis en ĉiu semestro Eo-kurso ĉe la universitato de Nanchang. El la ĵus finita Eo-kurso, 45 studentoj trapasis la finekzamenon kaj ricevis po du poentojn. Jen la foto de la studentoj kun la verda flago post la lasta leciono. Nova Eo-kurso komenciĝis la 4-an de marto.
Prof. Dr-o GONG Xiaofeng (Arko) IPR 21/226
— paĝo 27 de la PDF —
Hungario La unua virtuala asembleo de ILEI-HU La 21-an de marto membroj de EPME (Hungara Asocio de Esperantistaj Instruistoj, t.e. la jure agnoskita ILEI-HU) havis sian unuan virtualan asembleon. La ĉefaj tagorderoj estis: la pridiskuto de la financaj kaj agadaj raportoj pri la jaroj 2019 kaj 2020. Laŭ la hungaraj leĝoj, ĉiuj asocioj devas sendi la oficialan bilancon al centra datumbazo, kie ĝi estas poste publike alirebla. (La bilancon ni aperigas ankaŭ en la hejmpaĝo de ILEI-HU ĉe https://www.ilei.info/hungario/index.php). Pro la pandemio ni povis fizike kunveni nek en 2020, nek en 2021. Feliĉe, en nia nova statuto akceptita en 2016, estas eblo, ke niaj membroj povu partopreni en la asembleoj ankaŭ pere de aŭdvidaj retaj kanaloj. Ni havas 38 membrojn en 2021, en la asembleo partoprenis 16 kolegoj. Feliĉe, laŭ la statuto, estas eblo kunvenigi duan asembleon, samtage, kie por havi kvorumon ni ne bezonas 50%-ojn. La asembleo akceptis la raporton de la estraro kaj ĝi aperis publike. Por la kunveno ni uzis Zoom, kun teknika helpo de Katalin Kováts (edukado.net).
Jozefo NÉMETH, sekciestro IPR 21/227
— paĝo 28 de la PDF —
Italio Carlo BOURLOT, 08.06.1947-20.03.2021 Ŝoka funebra sciigo trafas hodiaŭ la membrojn de la Itala Instituto de Esperanto, aparte, kaj la italan esperantistaron, ĝenerale: forpasis Carlo Bourlot, Ĝenerala Direktoro de IIE jam de pluraj jardekoj, posteulo de Dino Fabris el Cittadella kaj intertempe de Paola Gozzi Gorini el Mantova.
Prof. Fabrizio Pennacchietti kaj Carlo Bourlot (dekstre) – en la ekzamena komisiono en Torino dum la unua tutmonda KER-sesio Carlo Bourlot mortis 74-jaraĝa en la ĉefa hospitalo de Torino, „Le Molinette”, pro kron-viruso, kiu lin trafis jam penige suferantan pro pulma kancero. Li estis membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) ekde 1999, Mondcivitano ekde 2003 kaj plurjardeka membro de la Esperanto-grupo de Torino (CET). Carlo devenis de familio el Villar Perosa en Val Chisone apud Pinerolo, industria (SKF) vilaĝo kie komence de la 20-a jarcento floris laborista Esperantogrupo. Lia patrino, Esther Bourlot, estis fervora esperantistino. Ŝi instruis nian lingvon duonjare (somere-aŭtune) en Italio, duonjare (vintre-printempe) en Argentino. Carlo, antaŭ sia pensiiĝo, estis sukcesa elementlerneja instruisto en Torino. Li estis homo kun ne tre glata karaktero, tamen fidela kaj malavara amiko, aktiva kaj senlaca laboremulo, skrupula kaj ĝisdatiĝema Ĝ.D. de IIE. Carlo-n priploras la edzino Maria Teresa, filo Stefano, filino Elena kaj pluraj genepoj. La Direktoro de IIE Fabrizio A. Pennacchietti kaj la estrarkunsido de IIE IPR 21/228
— paĝo 29 de la PDF —
Pollando Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro Unika eblo akiri instruistan kvalifikon en AMU
La Adam Mickiewicz-Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, proponas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto, sub la gvido de prof. Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Věra Barandovská-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István Ertl, Ida Stria, Michael Farris, Sabine Fiedler, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov kaj Humphrey Tonkin.
IPR 21/229
— paĝo 30 de la PDF —
La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kaj poste kun Edukado.net.
La semestroj startos per 4-tagaj intensaj sesioj kun kvar studobjektoj (al ili aldoniĝos poste la ekzamenoj). Dum la semestro okazos ankoraŭ po du semajnfinaj sesioj. Laŭ la planoj nur la septembraj sesioj estos surloke, la aliaj sesioj estos virtualaj. La unua sesio en septembro 2021 dependos de la virusa situacio. La dua semestro komenciĝos en februaro. La gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj (kontrolado de ekzercoj, eseoj kaj pliaj kurso-taskoj) kaj parte per reta
IPR 21/230
— paĝo 31 de la PDF —
platformo. Post pretigo de finlaboraĵo kaj fina ekzameno ili ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj kiu valoras 120 ECTS15. Partoprenontoj el la tuta mondo povas aliĝi ĝis la 1-a de aŭgusto 2021 por la studjaro 2021/2022. La unua sesio okazos inter la 21-a kaj la 25-a de septembro 2021. La sekvaj semajnfinaj sesioj okazos fine de oktobro kaj komence de decembro. Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto (min. B2). Partoprenontoj devas plenumi orientadan teston komence de la unua sesio. Kotizo por unu semestro: 1800 PLN (ĉ. 400 EUR por ĉiuj), en motivita kazo eblos peti redukton. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj danke al ESF (Esperantic Studies Foundation). Pluaj informoj kaj aliĝilo: interlin@amu.edu.pl Fonto: edukado.net
La 54-a ILEI-Kongreso en Kotonuo, 2021 Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj
15
Eŭropa Kredito-Transdono kaj Akumulado (NdlR)
IPR 21/231
— paĝo 32 de la PDF —
Pro diversaj pandemiaj kaj organizaj malfacilaĵoj, la Estraro decidis transloki la ILEI-Kongreson 2021 de Skotlando al Benino, al ĝia ekonomia ĉefurbo, Kotonuo. La Loka Kongresa Komitato (LKK) La prezidanto: Privas TCHIKPE (vd. dekstre) Membro kaj prizorganto de financoj: Mireille GROSJEAN Membro, organizanto de la evento kaj prizorganto de teknikaj flankoj: JUNG Yuro (Unika) La teknika flanko Por la ĉi-jara ILEI-Kongreso, ni uzas retejojn por la kongreso kaj simpozio, kiuj estas kreitaj subtenite de la entrepreno EŬRODESIGN. La retejoj helpas ĉefe por informado kaj organizadon de la kongreso. Dume, la voĉdono-sistemo dum la komitat-kunsido estas subtenota de la entrepreno CIVIENCIA. Plie, la entrepreno subtenos ankaŭ la elsendon de la video-konferenco, kaj preparos grafikaĵojn, videaĵojn, reklamadon ktp. Subtenatoj por la teknika flanko La Estraro decidis subteni 2 junulojn por partopreni en nia kongreso (en kazo, se fizika kunveno okazos en Benino), kiuj helpos por ĝia teknika flanko. Ĉu hibrida Kongreso? Gravas, ke kvankam ni klopodas okazigi nian kongreson hibride, t.e. kaj surloke kun ĉeestaj partoprenoj kaj aranĝante elsendojn virtuale, tamen, se malpli ol 20 personoj aliĝos por la ĉeesta partopreno, la Estraro rezignos pri la surloka okazigo de la Kongreso. La decidkunveno ĉi-rilate okazos fine de majo, kaj la rezulto estos disinformata per diversaj komunik-kanaloj de ILEI. Laŭ la Trimonata Raporto: Malfacile survojas la preparlaboroj por la Kongreso. La temo estas difinita kiel „Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj”. Fine de januaro la Estraro pritaksis kongres-kotizojn por la eventualaj fizikaj ĉeestaj partoprenontoj. La IPR 21/232
— paĝo 33 de la PDF —
kotizoj kovras la ĝeneralajn kostojn kaj estas por A-landanoj: 100 EUR, Blandanoj: 80 EUR, C-landanoj: 60 EUR. Estas ellaboritaj kaj aprobitaj ankaŭ afiŝo kaj emblemo por la kongreso. Ankaŭ survojas la preparado de la dutaga simpozio, pri kiu respondecas Radojica PETROVIĆ (vd. sube). Jam estis kreita skizo de la detala programo. Laŭ la peto de la beninaj esperantistoj la Estraro pritaksis la eblon ŝanĝi la lokon de la kongreso de Kotonuo al Lokossa kaj, bedaŭrinde, devis rezigni pri tia ŝanĝo pro diversaj malfacilaĵoj, kaŭzitaj de KOVIM-19. Do, la planita loko restas Kotonuo. Pretas la ekskursa programo. La decido pri okazigo de la surloka kunveno – kiel dirite supre – okazos en majo laŭ la nombro de sinanoncoj por ĉeestas partoprenado. Ĝis nun tiaj sinanoncoj ne atingis al dek. JUNG Yuro (Unika)
ILEI-simpozio 2021:
Esperanto en universitataj medioj – nuntempo kaj estonteco La simpozio okazos virtuale, 12/13 aŭg. 2021, kadre de la 54-a Kongreso de ILEI, kun partopreno de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ĉefe universitatanoj, per la programo Zoom teknike subtenata de IrEA (Irana Esperanto-Asocio). La programo La simpozio estas strukturita en kvar prelegblokoj: 1. Komunikado en multlingvaj edukmedioj – problemoj kaj solvoj Ĉefpreleganto: Charles Ligan, Benino; diskutanto: Giridhar Rao, Barato 2. Esperanto en supera edukado – mitoj kaj faktoj Ĉefpreleganto: Ilona Koutny, Pollando/Hungario; diskutanto: Adel Rafii, Irano 3. Utiloj kaj defioj de neĉeesta lernado kaj instruado Ĉefpreleganto: Manuel Pancorbo, Hispanio 4. Survoje al virtuala Esperanto-universitato – inter revo kaj realo Ĉefpreleganto: Vicente Manzano-Arrondo, Hispanio Ĉiu prelegbloko havos enkondukan ĉefprelegon de invitita preleganto kun diskutanto, kiu, per siaj observoj kaj demandoj post la prelego, pliprofundigos kelkajn aspektojn de la temo. Por la ĉefprelegoj estas rezervita po unu horo inkluzive la paroladon de la preleganto, demandojn de IPR 21/233
— paĝo 34 de la PDF —
la diskutanto, kaj respondojn de la preleganto, ĉio kun intersekva interpretado. La laborlingvoj estos Esperanto kaj la angla, tamen se iuj prelegantoj deziros prelegi en iu alia lingvo, tio eblos kun interpretadoj en Esperanto kaj la angla. La ĉefprelegojn en ĉiu bloko sekvos aprobitaj prelegoj de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj/universitatanoj kun postprelega diskuto kun la publiko, ĉio kun intersekva interpretado, en suma daŭro po 40 minutoj. Se vi deziras prelegi en iu el la prelegblokoj, viaj prelegproponoj estos bonvenaj. Bonvolu skribi al <radojica.petrovic.rs@gmail.com> por pliaj detaloj. Antaŭsimpozia enketo Du demandaroj estas preparitaj por enketi sintenojn, opiniojn kaj kunlaborpretecon de universitatanoj esperantistaj kaj neespertantistaj rilate al la gvidmotivo de la simpozio: “Survoje al virtuala Esperanto-universitato”. Se vi estas universitatano kaj: a) Vi instruas Esperanton kaj/aŭ Interlingvistikon kaj/aŭ Esperantologion, aŭ b) Vi instruas aŭ studas en aliaj fakoj (ekz. matematiko, ekonomio, historio), aŭ c) Vi esploras pri Esperanto kaj/aŭ Interlingvistiko kaj/aŭ Esperantologio, aŭ ĉ) Vi uzas Esperanton ajnamaniere por la eduka kaj/aŭ scienca laboro, aŭ d) En la biblioteko de via universitato hejmas libroj en kaj/aŭ pri Esperanto, vi estas bonvena respondi la „Demandaron por Esperantistaj Universitatanoj”: https://forms.gle/V1hwXXEvCWqPLQmi8 Samtempe bonvolu prezenti la anglalingvan demandaron „The Relevance of Esperanto in Universities Today”: https://forms.gle/qLUvkWGtddz3ERuw7 al viaj neesperantistaj universitataj kolegoj, amikoj, profesoroj, lektoroj, kaj/aŭ esploristoj. Iliaj respondoj estos gravaj por pli bone kompreni eblon kaj kondiĉojn de akcepto kaj uzado de Esperanto en univesitataj medioj kaj aktivaĵoj. Kiam vi legos ĉi tiujn liniojn, la demandaro por neesperantistaj universitatanoj jam estos disponebla ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj, krom la angla. IPR 21/234
— paĝo 35 de la PDF —
Rezultoj de la enketo estos prezentitaj dum la simpozio. Anticipan dankon pro via kunlaboro por kolekti laŭeble multajn respondojn. Postsimpoziaj projektoj La simpozio, sinergie kun kelkaj similcelaj iniciatoj, vigligis laboron pri projektoj rilataj al Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj, traktotaj antaŭ-, dum- kaj precipe post-simpozie. Konsiderata estas ankaŭ la ebleco subvenciigi la projektojn per Erasmus+ kaj aliaj fontoj. ILEI-estrarano respondeca pri la simpozio Radojica PETROVIĈ <radojica.petrovic.rs>
Anoncoj … ILEI prezentas sin
„ILEI prezentas sin” – estas prezento, kiu okazis la 10-an de aprilo 2021 en Seminario por Aktivula Maturigo AMO-72, kadre de la 8-a Irana Kongreso de Esperanto. La Seminario kaj aliaj prezentoj de tiu tago estas spekteblaj ĉe: https://youtu.be/RRM91QzRLLo. Temoj pritraktataj: – strukturo kaj celoj de ILEI; – komunikadkanaloj de la Ligo; – la nova eldono de Manlibro pri instruado de Esperanto; IPR 21/235
— paĝo 36 de la PDF —
– preparado de la nunjaraj Kongreso kaj Simpozio. La prezentadon faris Mireille Grosjean kaj Ivan Eidt Colling. La filmo “ILEI prezentas sin” jam estas en la Jutuba ILEI-kanalo, ĉe la adreso: https://youtu.be/q-jh3KoP5IU . Ni dankas al Aristophio Alves Filho, kiu tre rapide alŝutis la filmon en nian kanalon. Kanto de la Koloroj Mi volas informi vin, ke nun la vortoj kaj bildoj de la „Kanto de la Koloroj” denove estas haveblaj rete ĉe <https://icxlm.org/koloro.pdf\>, kaj tuta retejo de „Infanoj ĉirkaŭ la Mondo” estas havebla rete ĉe <https://icxlm.org\>. Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj infanoj ĉie lernos kaj povos kunkanti la kanton “Kanto de la Koloroj,” aparte la lastan strofon verkitan de Charlotte Kohrs kiu estas: „Sur la Tero, bela Tero Loĝas ni, kantas ni, Kune sur la Tero, Monda familio, Famili’, famili’.” Ronald GLOSSOP en Usono Du libroj el Pollando Ni ĝoje anoncas, ke aperis la du libroj el la elektitaj kaj prilaboritaj materialoj de la 5a Interlingvistika Simpozio en la nova eldonserio „Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU (Poznano, PL): 1. The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de lingvoj en interkultura komunikado / Rola języków w komunikacji międzykulturowej (2020) 2. The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto / Międzykulturowa rola esperanta (2021) Ili estas troveblaj kaj elŝuteblaj en la retejo de la Eldonejo RYS: https://wydawnictworys.com/category/nowosci Kelkaj prelegoj de la simpozio rigardeblas en la Youtube-kanalo de la simpozio https://www.youtube.com/playlist?list=PLGDNhxSrlMB\_AHJnJumSq9k7Vvnf93Uf La unua lernolibro de la Interlingvistikaj Studoj: la Interlingvistiko de Věra Barandovská-Frank, elŝuteblas el la retejo de la Studoj Ilona KOUTNY, Ida STRIA kaj Michael FARRIS (redaktintoj) IPR 21/236
— paĝo 37 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo. Estrare: Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Unika (Yuro Jung). Observanto de TEJO ĉe ILEI: Karina Oliveira. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Martine Demouy, Max Demouy, Jesper Jakobsen, Josiane Moirand kaj aliaj
IPR 21/237
— paĝo 38 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en Blandoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): Olena Poshivana, amatalena@ukr.net. La revuo estas rete aŭskultebla por vidhandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aprilo 2021, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2021.
IPR 21/238
— paĝo 39 de la PDF —
Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro 2021 en Poznano, Pollando (vd. p. 29)
IPR 21/239
IPR 2021/3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 51 – trimonata
21/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Enrico Gaetano Borrello Eva-P. Boyadzhieva Laura Brazzabeni Maximiliano Garcia Krystyna Grochocka Mireille Grosjean Marija Jerković Alessandra Madella Ahmad Reza Mamduhi Radojica Petroviĉ Fernando Pita Alessandro Simonini Trezoro Huang Yinbao
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) ………………………………………………… 3 Ahmad Reza MAMDUHI: VEKI-2, la 54-a ILEI-Kongreso …………………….. 4 Ahmad Reza MAMDUHI: Okaze de VEKI-2, la 54-a ILEI-Kongreso ……….. 5 Sinprezento de la novaj estraranoj ………………………………………………………. 9 Mireille GROSJEAN: Bilanco de ok jaroj en la prezida ofico 2013-2021 … 12 Radojica PETROVIĈ: Esperanto en universitataj medioj […] ……………….. 16 Kungfua Kunikleto sin prezentas […] (A. MADELLA, M. GARCIA) ……….. 18 La Nacia E-Biblioteko kaj Arkivo de Massa (E.BORRELLO, A.SIMONINI) 22 Mireille GROSJEAN: Ne okazas lernado sen fido …………………………………. 26 El la landoj kaj sekcioj (BG) ……………………………………………………………. 29 Krystyna GROCHOCKA: Esperanto-Sumoo en lingvolernado………………… 30 Trezoro Huang Yinbao: Akra disputo pri la angla […] ……………………….. 31 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ……………………………………………….. 37
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8 43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, 58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, 10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.
IPR 21/32
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet
Karaj legantoj, mi elkore esperas, ke ankaŭ dum la nova ofic-periodo 2021-2023 de ILEI-estraro, multo utila okazos tra la mondo danke al ILEI kaj ĝia kunlaborado kun aliaj E-aj kaj neEsperantaj organizaĵoj. Kompreneble, ideale la E-aj organizaĵoj harmoniiĝu unu kun la alia por aliri neEsperantajn organizaĵojn, ĉu registarajn ĉu neregistarajn, por konvinki ilin pri la graveco de kaj bezono je nia lingvo, precipe en la hodiaŭa mondo, kiu barakte batalas kontraŭ la varmiĝo de la Tero unuflanke, kaj kontraŭ la reganta pandemio aliflanke. Ambaŭ ili, kiel multaj aliaj grand-problemoj de la nuna homaro, neniel (re)konante la geografiajn limojn, postulas tute internaciajn kunlaboradojn, kiuj premise necesigas fluan kaj fruan interkomprenadon lingve: ion, kion ja nia lingvo plej bone povas ebligi plej malmultkoste kaj kun plej eta energio aŭ homforto. La virtualeco de niaj lastaj du Kongresoj (VEKI-1 kaj VEKI-2), pli kaj pli vastigis la spektron de la landoj kaj homoj, kiuj partoprenas en niaj kunvenoj: nun en la malĉeestaj kunsidoj estas videblaj landoj kaj homoj, kiuj neniam antaŭe partoprenis en niaj ĉeestaj Kongresoj. Do, kvankam la nuna virusa kondiĉaro draste disigis nin fizike, eĉ ene de niaj urboj, kvartaloj kaj vilaĝoj, samtempe ĝi virtuale proksimigis nin el tute foraj distancoj, eĉ transkontinentaj, por espereble pli da fruktodonaj intelektaj kaj interkulturaj komunikadoj.
1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: Maximiliano Garcia, produktanto de Kungfua Kunikleto (vd. p. 18) Sur la dorskovrilo: Miguel Herberg kaj Ningna, teamanoj de Kungfua Kunikleto ĉe la Foiro de Infana Libro en Bologna, Italio (vd. p. 18)
Ahmad Reza MAMDUHI
IPR 21/33
— paĝo 4 de la PDF —
VEKI-2, la 54-a ILEI-Kongreso, 7-14 aŭgusto 2021 Kongresa temo: Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj Al la 2-a Virtuala Kongreso de ILEI aliĝis 156 personoj el 42 landoj de Ahmad Reza MAMDUHI (Irano) Kadre de ĉi-jara VEKI okazis ankaŭ kaj AMO-76 en la 9-a kaj la 11-a de aŭgusto, kaj ILEI-Simpozio dum la 12-a kaj la 13-a de aŭgusto. En la unua tago de la AMO-Seminario okazis 6 prelegoj kaj la fina diskutado (bv.vidi EKO 2021-33), kaj en ĝia dua tago ok prelegoj kun la konkluda diskuto (bv. vidi EKO 2021-34). Pri la Simpozio vd. la artikolon sur p. 16. Post la Malfermo de VEKI-2, sabate la 7-an de agusto, okazis du enkondukaj prelegoj fare de la UEA-prezidanto, prof. Duncan Charters (Kiajn celojn havu instruado de kulturo?) kaj prof. Ilona Koutny (Trarigardo de la E-a kulturo kaj ĝia apero en instruado), sekvate de interesa debato pri ili du. En la sama tago la Elekta Komisiono, reprezentate de Aurora Bute, raportis pri tio, kion ĝi faris, kaj petis la kandidatojn sinprezenti mallonge. En tiu ĉi elektado ekzistis 8 kandidatoj: ĉiuj el ili estis elektitaj en la 2-a Kunsido de la ILEI-Komitato dum la Kongreso, en la 10-a de aŭgusto. Kadre de la Kongreso okazis tri „Grandaj Debatoj”, kiuj estis gvidataj de la ILEI-prezidanto, Mireille Grosjean, vekante grandan intereson kaj diskutadojn: 1. „ILEI meze de la Esperanto-Movado” kun partoprenantoj el 9 landoj: Aurora Bute (Rumanio), Adjévi Adjé (Togolando), Jérémie Sabiyumva (Burundo), Zsófia Kóródy (Germanio), Duncan Charters (Usono), Ahmad Reza Mamduhi (Irano), Renato Corsetti (Britio) kaj Huang Yinbao „Trezoro” (Ĉinio). 2. „Tago de indiĝenaj popoloj kaj lingvoj” kun Will Norton (Usono), Mark Fettes (Kanado), Renato Corsetti (Internacia observanto), Adjévi Adjé (Togolando) kaj Giridhar Rao (Barato). 3. „Kiel efike instrui Esperanton en Afriko” kun Gilbert Ndihokubwayo (Burundo) kaj Adjévi Adjé (Togolando). Krom la Malferm-tagaj prelegoj kaj la Grandaj debatoj, dum la Kongreso okazis 4 aliaj prelegoj fare de Ermanno Tarracchini (La ĉiutaga vivo kiel historio sen timoj kaj sen psikiatrio), Aldo Grassini (Muzeo por tuŝi: Arto „videbla” ankaŭ por blinduloj), Larysa Osadchuk (Origamio – simpla kaj efika ilo por allogi homojn al Esperanto), kaj Mireille Grosjean (Kiel allogi homojn al Esperanto: la pirona kvizo). IPR 21/34
— paĝo 5 de la PDF —
La 9-an de aŭgusto okazis i.a. libro-prezentado fare de Bruĉjo Casini. En la sama tago eblis ankaŭ spekti du allogajn kaj edukajn filmojn, Maximiliano Garcia: „Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto”, kaj Alessandra Madella: „La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo”. Krome, la kongresanoj povis ĝui plurajn koncertojn fare de Mézes Gyöngyi, Kajto, Tarcisio Lima, Ĵomart kaj Nataŝa, kaj Amira Chun kun „Amuze”, la korea koruso; kaj unu atelieron fare de Larysa Osadchuk „Ludmetodoj en origamio por lerni Esperanton: origamiaj fabeloj, moveblaj modeloj, pupteatraĵo”. La Nacia Vespero apartenis al Benino, kie povus okazi la Kongreso ĉeeste: Koncerto, kiun arte muntis Aristóphio Alves Filho kun Afrika muziko fare de Zhou-Mack Mafuila, Mayoma kun JoMo, Konga espero, Koruso Prisma kaj Vigla Muziko (Dido Fundu) La teknika flanko de VEKI-2, kiu okazis en Zoom, estis brile prizorgata de la firmao Civiencia kaj Unika.
Okaze de VEKI-2, la 54-a ILEI-Kongreso de Ahmad Reza MAMDUHI (Irano) Enkonduko: Internaj kaj interaj agadoj de ILEI Se temas pri grandskalaj organizaĵoj kiel UEA kaj ILEI, ĉiam ekzistas tiel reganta emego aŭ devigo por tro okupiĝi pri la internaj agadoj, t.e. disponigi diversajn servojn al siaj membroj. Tio ofte ne restigas (multajn/sufiĉajn) tempon kaj energion por interaj agadoj, nome fruktodonaj rilatoj inter ili kaj aliaj organizaĵoj, ĉu ene de Esperantujo, ĉu – kaj precipe – ekster ĝi. Tiaj organizaĵoj ja bezonas trovi vojojn por kaj daŭrigi – kaj eĉ plibonigi – siajn servojn al la jama membraro, kaj kapabliĝi ekagi kaj okupiĝi pri novaj projektoj kaj elpaŝoj speciale rilate al la neesperantistaj organizaĵoj kaj individuoj. Tio probable povas esti ebla i.a. per ekaplikado de volontulaj helpoj, kaj/aŭ per komisiado de specifaj taskoj al enaj aŭ elaj homfortoj ĉu esperantistaj, ĉu ne. Porpacaj kaj pormediaj NRO-oj: taŭgaj celoj! Ĉi-rilate, eble unu el la plej taŭgaj celgrupoj povas esti NROj (NeRegistaraj Organizaĵoj), precipe tiuj, kies ĉefa celo estas tutmonda paco kaj mediprotektado – la plej bezonataj aferoj nuna-monde. IPR 21/35
— paĝo 6 de la PDF —
Imagu kio okazos se ni aliru ekz-e al GreenPeace (Verda Paco), kiu probable estas la plej vasta NRO por la protektado de la Tero, cele al Prezenti kaj instru(ig)i E-on al ili kaj/aŭ iliaj membroj kaj/aŭ iliaj celgrupoj Trejni/eduki E-instruistojn por ili Elpensi frap-frazojn/memeojn por ili, kiel: „Esperanto: la konektanta lingvo por kunsavi la Teron!” Kompreneble tiajn elpaŝojn tute subtenas la ĉefaj celoj de ILEI laŭ ĝia Statuto: „3.1 Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo. 3.2 Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.”
Kial ni ne tut-elŝeliĝu?! Dum kokido ne elvenas el la ovo transpasante sian ŝelon, certe neniu en la mondo vidas ĝin kiel vivantan estaĵon. Verŝajne ankaŭ ni kaj nia lingvo nun devas tute eloviĝi (el-Esperantujiĝi) por elmontri nin kaj nian lingvon al la ekstera publiko kaj mondo. Iam, eventuale dum la unuaj jarkvindekoj de nia movado, eble ni ne estis tute maturiĝintaj aŭ fortiĝintaj ĉiuaspekte, kaj sekve ni ne kuraĝis aŭdace kaj/aŭ ade elprezenti nin kaj nian lingvon al la ekstera publiko, simple ĉar: niaj lingvo, literaturo, kulturo kaj nombro ankoraŭ ne sufiĉe kreskintis por kuraĝigi nin por fari tio. Certe, tiam kaj tiam (ekz-e 1921 en la Ligo de Nacioj) ni kontraŭbekis nian ŝelon eligante parton de nia kapo tamen ne vidante konvenajn kondiĉojn aŭ sentante grandajn minacojn ekz-e deflanke de ŝovinistoj, ni reiris en la ŝelon. Sed nun, kial ni ne tut-elŝeliĝu? Nun, kiam ekz-e la nura – kaj ege valora – verko de Geoffrey Sutton, „Concise Encyclopedia of the Original Litereture of Esperanto” (2008, 728 pp.) bone sufiĉas por mutigi ĉiun, kiu volus kontraŭparoli la esprimivan forton de nia lingvo, aŭ la nura Esperanta versio de la Vikipedio – kiu preskaŭ rangas en la unua dekono de 300 lingvoj, kiuj fakte havas sialingvan version de la Vikipedio – pli ol sufiĉas por montri la aktualecon de nia lingvo, kaj multajn multajn aliajn ekzemplojn divers-terene. Vere, kial nun ni ne eliru el nia ŝelo, nome el nia amata Esperantujo, ekstera-publiken por tutfiere kaj memfide prezenti nian problem-solvan, ŝparigan kaj fakte eliksiran Esperanton? Esperanto por vivogravaj funkcioj: Prezenti nian juvelon al homoj en bezono Eble unu el la kialoj, pro kiuj ni ne tiom prosperis en universaligado de nia lingvo, kiom ni dezirus aŭ antaŭvidus, estas tio, ke ni ne komencis de tie, IPR 21/36
— paĝo 7 de la PDF —
kie la rolo de la lingvo estas vivograva kaj forte bezonata! Probable nia komencado per „luksaj” aplikadoj aŭ terenoj, kiel literaturo, beletro kaj ĝenerale belartoj, ne estis la plej taŭga vojo al nia celo – kvankam por pruvi la lingvajn kapablojn de Esperanto tio ja utilis pleje! Tamen, imagu, ke nun ni ekprezentu kaj ekinstru(ig)u nian lingvon kiel „La lingvo de lingvaj minoritatoj, kiel indiĝenoj, enmigrintoj, rifuĝintoj k.s.!”. Ni scias, ke en multegaj landoj de la hodiaŭa mondo troviĝas en grandaj skaloj tiaj civitanoj, kiaj ne scipovas (bone) la tiea(j)n oficiala(j)n lingvo(j)n. Jam delonge tro multaj rimedoj estas konsumataj – ĉu mone kaj tempe, ĉu homforte – por aŭ lernigi al ili la loka(j)an lingvo(j)n, aŭ por intertraduki/interpreti de kaj al iliaj lingvoj – iam tre multnombraj. Eĉ malgraŭ tiom da tro-elspezoj, ankoraŭ multas okazoj, kie mankanta aŭ nebona interkompreno kaŭzas katastrofojn en plej diversaj landoj de la mondo. Certe se ni prezentos nian solvantan juvelon, Esperanton, kaj al tiaj ŝtatoj/registaroj kaj al tiaj minoritatoj, ili pli ol ĝojos ekapliki ĝin por siaj reciprokaj komunikadoj. Ĉar tiel, eĉ se ili kalkulus ege ĝenerale kaj nur perfingre, ili konstatos, kiom nia solvo ŝparigos al ili monajn, tempajn kaj homfortajn rimedojn unuflanke, kaj aliflanke kiom pli fidindiĝos la komunikado mem inter ili – kaj ekz-e inter diverslingvaj kuracistoj kaj malsanuloj. En la 1990-aj jaroj, la karmemora Kent Jones (1926-2004), usona esperantisto, faris ion similan pri la internacia aviado, montrante, kiom multaj aer-akcidentoj kaj -katastrofoj okazis nur sekve de lingvaj miskomprenoj inter respondeculoj en la kontrol-turoj de flughavenoj kaj diverslandaj pilotoj, kiuj ne scipovis ĝuste la prononcmanieron de la angla – lingvo kun nur 26 literoj por reprezenti ĉ. 60 diversajn sonojn! „Certe kontribuis al lia firma engaĝiĝo en la batalo por internacia aviada lingvo la fakto ke, la 20an de decembro 1995, la flugo 965 de American Airlines, aviadilo Boeing 757, de Miami al Kolombio, koliziis kun monto apud Cali, Kolombio. La pilotoj nur malfacile kaj malbone komprenis la ordonojn de la kolombiaj registoj de aertrafiko. Inter la 159 mortintoj troviĝis la kunulo de filino de Kent Jones”1.
Virtuala mondo postulas paradigm-ŝanĝojn kaj novajn paradigmojn Ekde la virtualiĝo de Esp-kongresoj – eĉ la naciaj – en iuj kazoj, kiel tiu de Irano, la proporcio inter la nombro aŭ elcento de la enlandaj partoprenantoj relative al la eksterlandaj tute renversiĝis! T.e., kiam la iranaj 1
https://eo.wikipedia.org/wiki/Roger\_Kent\_Jones
IPR 21/37
— paĝo 8 de la PDF —
Esp-kongresoj okazis ĉeeste, averaĝe ĉ. 10 elcentoj de la partoprenantoj estis eksterlandaj, dum sekve de ilia virtualiĝo ekde 2020, eble averaĝe nur 10 elcentoj estis iranaj! Se similan komparadon ni farus pri internaciaj kongresoj de Esp. antaŭ kaj post ilia virtualiĝo, probable ni trovus, ke: 1- La nombro de la partoprenantaj landoj kreskis. 2- La nombro de partoprenantoj el certaj landoj, kiuj antaŭe sendis malmultajn partoprenantojn al la Esp-kongresoj, abrupte plimultiĝis. 3- Sed bedaŭrinde samtempe, la nombro de la kongres-partoprenantoj el certaj landoj aŭ ne kreskis (tiel), aŭ fakte malkreskis! Ŝtopi fendojn Certe la kaŭzo malantaŭ tia malkresko estas persista ekzisto de diversspecaj fendoj, iuj el kiuj povus almenaŭ iome ŝtopiĝi, se ni atentu ilin kaj trovu rimedojn por forigi aŭ mallarĝigi ilin. Ĉi tie ni nur traktu la ciferecan kaj ekonomian fendojn kiel ekzemplojn. Kiel ŝtopi/mallarĝigi ciferecan fendon (Mal)feliĉe, ĉiuj tri supre menciitaj bonaj kaj malbonaj postsekvaĵoj de la virtualiĝo de niaj kongresoj okazis (mal)danke al la interreto: t.e. bona alireblo al ĝi, aŭ malbona aŭ manka alireblo al ĝi! Por ŝtopi tian ciferecan fendon, atendante la delongajn promesojn de iuj landoj kaj kompanioj por „baldaŭ” disponigi „tutteran (satelitan) kaj senpagan interreton”, ni devas mem agi ĉi-celen probable per specialaj fondusoj – kiam nur la pagivo de homoj estas la problemo. Kvankam tiaj landoj kaj kompanioj havas siajn apartajn politikajn kaj/aŭ komercajn motivojn kaj celojn, tamen tio – kiam efektiviĝinta – abrupte spronos ankaŭ niajn divers-specajn agadojn kaj projektojn! Kiel ŝtopi/mallarĝigi ekonomiajn fendojn Ideale ĉiuj niaj servoj, eĉ membriĝoj, kongres-aliĝoj, (almenaŭ ciferecaj versioj de) niaj revuoj, k.s. estu senpagaj por tiuj, kiuj ial ajn ne povas (facile) pagi por ili. Tamen ni ĉiam povas paralele anonci al ĉiuj, ke tiuj, kiuj volas subteni tian sistemon kaj subtenadon, pagu al nia kaso kiom ajn ili deziras/povas. Bona novaĵo ĉi-terene estas tio, ke probable iam en proksima futuro, realiĝos (en pli granda skalo) „La (Universala) Baza Enspezo”, kio multege pli faciligos ĉies vivtenadon kaj i.a. tian sistemon! La Baza Enspezo estas propono starigita de pluraj ekonomikistoj, kiu resume konsistas el: La pago IPR 21/38
— paĝo 9 de la PDF —
de egala elspezo fare de la ŝtato al ĉiu plenrajta membro de la socio aŭ loĝanto, sendepende de tio kiuj estas iliaj ceteraj eblaj enspez-fontoj. Alidifine, laŭ Jordi Arcarons, profesoro pri Aplikata Ekonomio en la Fakultato de Ekonomio de la Universitato de Barcelono: „… kun malpli da vortoj: Baza Enspezo estas enspezo pagata de la ŝtato al ĉiu homo pro la sola fakto, ke tiu estas homo.”2
Justa kaj interkultura komunikado kaj edukado Pere de tiuj ĉi paŝoj kaj multaj multaj aliaj, espereble ni kontribuos al la efektivigo de la „tutmonda justa kaj interkultura komunikado kaj edukado”. Feliĉe jam okazis la unua eksperimenta IKIKO (Internacia Kongreso pri Interkultura Komunikado) en decembro 2020, kaj ĝia posta kaj pli grandskala okazos en la ĉi-jara decembro (https://ikiko.civiencia.io/).
Sinprezento de la novaj estraranoj Laura BRAZZABENI Mi devenas el Italio, estas instruistino pri fremdaj lingvoj kaj pri Esperanto. Mi doktoriĝis en fremdaj lingvoj per eseo pri instruado de fremdaj lingvoj kaj literaturo kaj poste en italaj beletroj. Mi oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj mi bone regas ankaŭ la francan. Mi estas vicprezidantino de Itala Esperanto-Federacio kaj Ĝenerala Direktoro de Itala Instituto de Esperanto. Mi instruas Esperanton ekde 1990 kun kursoj ankaŭ en lernejoj. Mi nun instruas ankaŭ rete. Mi laboris por la kreado de reta kurso KIREK de IEF preparante la ekzercojn de la lecionoj. La kurso havas dek lecionojn kaj oni proponas ĝin rete kun helpantoj. Mi estas la administranto de la reta kurso KAPE por Italio. Mi nun estas estrarano pri kongresoj en ILEI kaj la alia okupo estos lerneja agado. 2
https://www.nodo50.org/esperanto/artik39.htm
IPR 21/39
— paĝo 10 de la PDF —
Marija JERKOVIĆ Mi estas Marija Jerković, emerita instruistino pri la angla kaj la kroata lingvoj. Mi konatiĝis kun Esperanto kiel studentino kaj kiam mi ekposteniĝis, mi enkondukis Esperanton en mian lernejon kiel fakultativan studobjekton. Mi gvidis grupon da 10 lernejanoj, kiuj partoprenis en landaj konkursoj pri scio de Esperanto kaj venkis naŭ fojojn. Mi diplomiĝis pri interlingvistiko ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Pollando kun tre bona noto. Nun mi gvidas kursojn por plenkreskuloj kaj, kiel prezidanto de Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto, organizas prelegojn pri aktualaj temoj.
Alessandra MADELLA Alessandra Madella, studinta Japanan Lingvon kaj Literaturon ĉe la Universitato Ca’ Foscari de Venecio (Italio) kaj ĉe la Universitato de Tokio (Japanio), doktoriĝis pri Komunikaj Studoj (Retoriko) ĉe la Universitato de Iowa (Usono) pere de disertacio pri la franca filmo Hiroshima mon amour. Dum pluraj jaroj ŝi instruis Mondan Film-Historion kaj Esperanton ĉe la Artkolegio de Kunming (Ĉinio). Ŝi zorgas pri la varbado por la esperantema projekto de ekologia animacio „Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto” kaj mem realigis la animacion en Esperanto „La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo”. IPR 21/310
— paĝo 11 de la PDF —
Ahmad Reza MAMDUHI Ahmad Reza Mamduhi, studinta arkitekturon kaj urb-dezajnadon en la Nacia Universitato de Irano (Ŝahid Beheŝti Universitato), profesie arkitekto kaj urb-fasonisto, estis la unua ĉefdelegito de UEA en Irano meze de la 1980-aj jaroj. Ankaŭ nun li rehavas tiun respondecon. Li estis elektita kiel la unua prezidanto de IrEA (Irana Esperanto-Asocio) kaj reelektiĝis tiupostene duafoje. Ekde pli ol 40 jaroj li instruas Esperanton en diversaj lernejoj kaj universitatoj de Irano. Krome li gvidis divers-nivelajn E-kursojn en IrEA ĉu ĉeeste ĉu virtuale. La plej lastaj virtualaj kursoj, kiujn li gvidis, okazis en la ŝtata Universitato de Ŝirazo meze de Irano kaj la ŝtata Universitato de Mazandarano, norde de Irano (ankoraŭ daŭrigata). Li verkis perslingvan lernolibron por memlerni kaj/aŭ instrui Esperanton (pli ol 600 paĝojn), titolitan „La Plej Facila Lingvo de la Mondo” (2005, Tehrano), kaj perslingvan enciklopedieton pri Esperanto (pli ol 400 paĝojn) titolitan „La Fenomeno Esperanto: la solvo de la internacia lingvoproblemo” (2005, Tehrano). La kompletaj tekstoj de ambaŭ libroj elŝuteblas senpage ekde ilia papera apero el diversaj retejoj, i.a. tiu de IrEA. Ekde novembro 2003 li kontribuas abunde al la Esperanta Vikipedio (ĉu verkante ĉu tradukante), kaj al la persa kaj angla Vikipedioj pri diversaj aspektoj de Esperanto.
Fernando PITA Mi estas Fernando Pita, 52-jara brazilano, esperantisto ekde 1984. Profesie mi estas profesoro de la Latina Lingvo ĉe la Ŝtata Universitato de Rio-de-Ĵaneiro (UERJ). Krom kursoj de Esperanto, faritaj diversloke, mi ĉeestis kaj konkludis la Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando), dum la jaroj IPR 21/311
— paĝo 12 de la PDF —
2014-17. Mi instruis Esperanton en Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro kaj en Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Ekde 2015 mi ankaŭ eldonas, tradukas aŭ verkas librojn en/pri Esperanto. Paralele al tio, mi ankaŭ verkis diversajn recenzojn kaj artikolojn, por publikigo en diversaj Esperantaj periodaĵoj: Rio Esperantista, Brazila Esperantisto, Literatura Foiro, Esperanto, Beletra Almanako, Monato ktp. Mia precipa laborpropono en la estraro de ILEI estas alproksimigi Esperanton al la universitata kaj scienca mondo.
Bilanco de ok jaroj en la prezida ofico 2013-2021 Prelego de Mireille GROSJEAN en VEKI2 Mi elektiĝis en 2013, kiam la prezidanto Stefan MacGill volis salti al la Estraro de UEA. Do mi unue finis lian mandaton, el kiu restintis du jaroj. Poste mi elektiĝis denove en 2015 kaj en 2018. La Estraro evoluis dum tiuj ok jaroj. Nur la kasisto Vilĉjo Harris kaj la respondeculo pri Kongresoj Radojica Petrović, kiu organizis niajn kongresojn ĝis 2019, akompanis min tra tiuj ok jaroj. Mi devas ankaŭ mencii la laboron de Sebastian Cyprych, kiu prizorgas la membraron, kaj Marija Beloŝević, kiu organizas la aperon de ILEI dum UK kaj fakte faras multe pli. Ni povas plie kalkuli je la helpo de Ralph Schmeits en la Centra Oficejo de UEA, kiu prizorgas la aferojn de ILEI en nia jura sidejo nederlanda.
Surfote: La du prezidantoj en VEKI2 Mi devas substreki la bonan kunlaboron kun UEA, kiu regule kontribuas al nia vivo per financa disponigo de 3000 EUR jare. Mi esprimas nun IPR 21/312
— paĝo 13 de la PDF —
publikan dankon al UEA. ILEI rajtas havi unu komitatanon A en la Komitato de UEA; en tiu ĉi jaro Ivan Colling, vic-prezidanto, transprenis tiun taskon. La aperigo de nia Esperiga Komuniko EKO, redaktita de Stefan MacGill kaj mi, ebligas vastan informadon pri la agadoj de la Ligo. Paĝoj pri la vivo de la Ligo aperas regule en la revuo Esperanto, kun bonega kunlaboro kun la redaktoroj. Ni devas nepre evoluigi pli da kontaktoj kun TEJO. Sekvenda temo. Ni havas laborkontrakton kun LIBE, la blinduloj, kaj kun IFEF, la fervojistoj. La rutinaj taskoj evoluis sufiĉe bone: aperigo de IPR kun brila kontribuo de ĝia redaktoro Jozefo Németh, organizado de niaj konferencoj, kiuj fariĝis kongresoj en Pusan, Koreio, en 2017. Tamen mi vidas mankojn: mankis rigora sekvo de la komitataj kaj estraraj decidoj, mankis rigora sekvo de la agado kun la sekcioj kaj kontaktoj kun ili. Pri nia financa vivo laŭ sugesto de Sten Svenonius ni revenigis nian monon el Svedio al Nederlando pro la fakto, ke la bankoj evoluigis siajn postulojn pro la progreso de la teknikaj iloj. Ne nepre necesas, ke nia bankokonto estu en la lando de nia kasisto. La financa situacio de ILEI ne estas sana, la nova Estraro devos atenti pri tio. Tamen niaj diversaj fondaĵoj havas iom da financa forto kaj povus subteni diversajn projektojn. Nia Koleg-helpa kaso daŭre atendas donacojn. Paneas la eldono de niaj kongresaj libroj: ne aperis KL por Ĉaĉak, Serbio, ne aperis la KL por VEKI 1. Ĉu ni sukcesos aperigi KL por VEKI 2? Jen la demando. ILEI akiris ISBN kaj ni havas nun rezervon de tiuj numeroj, kiuj donas firman bazon al ia eldonaĵo. ILEI povis kalkuli je la brila laboro de Katalin Kovats por eldoni la Manlibron pri Instruado de Esperanto, kvara eldono, kunlabore kun E@I. Tio estas tre grava evento en la nun priskribita epoko. En fina provlegado estas lernolibro en la svahila lingvo, kies aŭtoro estas Nino Vessella. Nia retejo www.ilei.info estas tre efike prizorgita de Jozefo Németh. Tamen la retejo estas malnova kaj multaj novaj aldonoj kaj ideoj ne eblas. Renovigo estas planata. Sekvenda temo. Ni havas kelkajn Facebook-paĝojn kaj ni havas grupon en Telegram. Plie ni havas paĝon en Youtube kun la nomo Esperanto + Edukado ILEI. Mi menciu nian duan revuon JA kaj la elstaran laboron de ĝia redaktoro Stano Marček. Komence estis parte nigra-blanka revuo, kiu aperis trifoje IPR 21/313
— paĝo 14 de la PDF —
jare. Ni iris al plenkolora eldono kvarfoje jare. Brilas nia revuo, tamen tio endanĝerigas nian financan situacion. Sekvo de tio estis altigo de niaj kotizoj. La nombro de abonantoj devas duobliĝi aŭ eĉ pli. Sekvenda temo. Komisionoj ekzistas ĉe ILEI, bedaŭrinde kelkaj dormas. Ni menciu la aktivan Komisionon pri Universitata Agado, ĝi kreskis kaj bone laboras. Mi volas danki Aurora Bute, prezidanto de la Elekta Komisiono, kiu multe laboris por prepari la nunajn elektojn. La lingvaj ekzamenoj de UEA/ILEI daŭre validas kaj sesioj okazas, eĉ se la KER-ekzamenoj havas pli da sukceso. Ĉar la KER-ekzamenoj ne havas sekcion kun demandoj pri kulturo kaj movado, ekzistas ĉe ILEI embrio de nova ekzamensistemo kun nomo KOMO, por Kulturaj kaj Movadaj konoj. Sekvenda temo. ILEI kreis ekzamensistemon por blinduloj. EIT signifas Esperanto-instruista Trejnado. Ni povis doni diplomon al Elisabeth Le Dru, Nicolao Dols, Viko Manzano Arrondo, Patrick Manirakiza kaj Gilbert Ndihokubwayo. Skemo por nova strategio ekzistas. Honoraj Membroj aperas en nia retejo. Pluraj talentaj kaj laboremaj esperantistoj ricevis tiun titolon. Ne venis proponoj por 2021. La Premio La Torre venas de la familio de nia eksprezidanto Mauro La Torre. Jam dufoje ni povis kune kun la familio La Torre disdoni ĝin. Laŭ la regularo kaj kun ĵus ricevita aprobo de la familio, ni devas relanĉi alvokon nun. La Retlisto e-ins funkcias tra la jaro kaj ebligas kontaktojn, same kiel la Telegram-grupo kaj la Facebook-paĝoj. La YouTube-kanalo de ILEI ebligas prezenti multajn filmetojn. Daŭre kaj regule ILEI produktas varbilojn. Stoko de okpaĝaj varbiloj en la franca kaj en la angla kuŝas ĉe mi. Se vi bezonas kelkajn, bonvolu diri al mi, mi sendos tion al vi. Novaj projektoj aperis kaj konkretiĝis: „Ni Savu Niajn Semojn”: programo, kiu stimulas ĉiujn instancojn zorgi pri papera eldono de diversaj gravaj dokumentoj. Ofte la dokumentoj kuŝas nur en komputiloj, kaj tio povas esti danĝera. NSNS rememorigas homojn pri la valoro de paperaj eldonoj kaj adekvata konservado. Tio gvidas min al proksima temo: la arkivoj de ILEI. Parte en Massa, Italio, parte en Herzberg, Germanio, parte en CDELI en La Chaux-de-Fonds, Svislando, ili kuŝas dise. IPR 21/314
— paĝo 15 de la PDF —
Mi provis kolekti ilin kun pli-malpli da sukceso. Nun estas kolektejo en Zaozhuang, Ĉinio. En Usono diversaj universitatoj povus fariĝi deponejoj, jen sekvenda temo. Poste devus sekvi Afriko. Tiel ke estu bibliotekoj, deponejoj sur ĉiu kontinento. „Komuna legado okaze de la Tago de la Libro 15-a de decembro”. En 2016 ni elektis tekston de Tibor Sekelj, en 2017 de Verda Majo, en 2018 de Julián Hernández Ángulo, en 2019 de Hodler, en 2020 de Julia Sigmond. Facebook-paĝo pri tiu programo ekzistas. „Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo”. En laborgrupo la projekto naskiĝis okaze de Novjara Renkontiĝo en Germanio en 2016. Poste mi kompletigis la dokumentaron kaj metis ĝin en la ILEIpaĝaron. Aldoniĝis tradukoj al la turka, itala, franca, angla, paralele kun samtema broŝuro de Klaus Friese. En 2016 ILEI kandidatiĝis por esti agnoskita NRO ĉe UNESKO. Ni daŭre estas en atendo de la decido de tiu tutmonda instanco. Sekvenda afero. UEA taskis al mi ekrilati kun UNESKO por peti salutmesaĝon por UK. Tio bele sukcesis en 2018 kun saluto de Audrey Azoulay kaj en 2021 kun saluto de Taoufik Jelassi. La Jaro de la Lernanto estis komuna projekto de UEA kaj ILEI. Ĝi okazis en 2016-17. La fokuso estis ĉe la fenomeno lernado kaj la nova rolo de instruisto kiel akompananto. Kunlabore kun UEA, ILEI kreis retejon esperanto-centroj.info. Ĝi pretas, restas la diskonigo farenda. Kunlabore kun Yves Nevelsteen kaj laŭ la ideo de Ahmad Reza Mamduhi ni aldonis interesan eblon en Eventa Servo (eventaservo.org): eblo mendi prelegojn kaj lecionojn ĉe altnivelaj esperantistoj kaj instruistoj. Momente, 28 prelegantoj kaj 35 instruistoj ofertas siajn kontribuojn. Komence de 2021 mi lanĉis la monatajn Forumojn por ILEI-gvidantoj. Tiaj kunvenoj alportis multe da novaj ideoj. La Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto okazis en la kantono Neuchâtel en Svislando dum kvar tagoj en 2015. Multaj interesaj prelegoj aŭdiĝis dum tiu evento. Signolingvo en Eo ekzistas. En Homrajta Konsilio en Ĝenevo la direktoro de Handicap International venis al mi por peti, ke ni sukcesu lanĉi IPR 21/315
— paĝo 16 de la PDF —
internacian signolingvon, kiu solvus la problemon de la diversaj nun uzataj signolingvoj. Sekvenda temo. Plie estas sekreta plano, kiu eble alportos sukceson ne nur al ILEI. Granda laboro, granda efiko. Mi informos mian posteulon pri ĝi. Jen karaj. Mi vidas klare la mankojn en mia laboro. Mi volas ĉi tie danki al miaj kolegoj de la Estraro kaj al vi de la Komitato. Mi esperas, ke nun freŝa skipo gvidos la ŝipon ILEI efike kaj sukcesplene. Mi dankas pro via atento.
ILEI-simpozio 2021 (12/13 aŭgusto)
Esperanto en universitataj medioj – nuntempo kaj estonteco de Radojica PETROVIĈ (Serbio) La simpozio okazis virtuale, enkadre de VEKI-2, kiel unu el la projektoj de la Universitata Laborgrupo. La simpozia temo altiris 14 prelegantojn, multajn aŭskultantojn kaj diskutantojn en la Zoom-simpoziejo kaj ĝia tajpbabilejo, kaj sekvantojn per la jutuba kanalo UEAViva, kies plej interesaj komentoj kaj demandoj estis perataj en la virtualan simpoziejon. En la enkonduka prelego, titolita Komunikado en multlingvaj edukmedioj – problemoj kaj solvoj, Charles Ligan (Universitato de Abomey-Calavi, Benino) traktis problemojn de edukado en plurlingvaj medioj de Afriko, kie kelkaj koloniaj lingvoj renkontiĝas kun la multaj lokaj lingvoj. Li prelegis franclingve, interpretis Mireille Grosjean (I|LEI). Giridhar Rao (Universitato “Azim Premji”, Barato) komentis la prelegon aldonante baratajn perspektivojn de la problemaro. Sekvis komentoj kaj demandoj el la publiko kaj unuhora podia diskuto. Ilona Koutny (Universitato “Adam Mickiewicz” en Poznań, Pollando) prelegis pri Esperanto en supera edukado – mitoj kaj faktoj. Ŝi resumis atingojn kaj pozitivajn spertojn kun Esperanto sur la tereno de supera edukado, kaj analizis problemojn kaj obstaklojn survoje al la virtuala Esperanto-universitato. Gong Xiaofeng – Arko (Universitato de Nanchang, Ĉinio) kontribuis per Konciza Enkonduko al la Disvolviĝo de EsperantoInstrua Movado en Ĉinaj Universitatoj. Alessandra Madella (Artkolegio de Kunming, Ĉinio), Daniele Binaghi (www.bitoteko.it) kaj Enrico Borrello IPR 21/316
— paĝo 17 de la PDF —
(Nacia Biblioteko de Esperanto de Massa, Italio) prelegis pri La sperto kolekti, resumi kaj disponigi interrete la italajn diplomlaboraĵojn kaj disertaciojn pri Esperanto. La plejmulto el la 54 ĝis nun kolektitaj laboraĵoj estas senpage elŝuteblaj el www.bitoteko.it kaj konsulteblaj ĉe la Nacia Biblioteko de Esperanto de Massa. La TEJO-anoj Manuela Burghelea (Brazilo), Albert Stalin Garrido (Filipinoj), Lucas Teyssier (Francio) per triparta prelego Studentaj spertoj kaj perspektivoj pri Esperanta universitata agado prezentis universitatan agadon de TEJO. Davide Astori (Universitato de Parma, Italio) per prelego Instrui Esperanton en la Universitato de Parmo prezentis siajn spertojn el universitata instruado de Esperanto. La unua simpozia tago finiĝis per podia diskuto pri Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj – la studenta perspektivo. La duan simpozian tagon malfermis Manuel Pancorbo (Nacia Universitato de Neĉeesta Edukado – UNED en Madrido) per prelego pri defioj kaj rezultoj de neĉeesta instruado de Esperanto: Instruado de Esperanto en universitato UNED. Komentis kaj diskutis kun li hispanlingve Maria Josele Bucco Coelho (Universitato de Paranao, Kuritibo, Brazilo). Interpretis Duncan Charters (Kolegio Principia, Usono). Sekvis prelego de Renato Corsetti (Universitato “La Sapienza”, Romo) titolita Ĉu Esperanto estas facila? Spertoj el perreta kurso de Esperanto al azianoj. Li aparte substrekis specifaĵojn de Esperanto kiuj faras ĝian lernadon malfacila por azianoj alimaniere kaj pli ol por eŭropanoj. Tio malfermas apartajn didaktikajn demandojn kiel taskon por ILEI kaj instrumetodikistoj de Esperanto. Vicente Manzano-Arrondo (Universitato de Sevilla, Hispanio) per sia prelego Pri Esperanta Universitato analizis kia povas esti Esperanta Universitato, kiujn principojn ĝi sekvu kaj kiuj estas la unuaj farindaj paŝoj por realigi ĝin. Pri lia prelego diskutis Elisée Byelongo Isheloke (Universitato de Kaburbo, Sud-Afriko). Angela Tellier (Universitato de Essex, Britio) verkis provizoran raporton pri ankoraŭ ne finita Enketo pri graveco de Esperanto en universitatoj, kiun prezentis Radojica Petroviĉ (Universitato de Kragujevac, Serbio). La simpozio finiĝis per konkluda podia diskuto, kiu konfirmis la grandan interesiĝon de simpozianoj pri la traktitaj temoj kaj levitaj demandoj. La simpozio liveras abundan materialon por pluevoluigo de jamaj kaj novaj projektoj sur la universitata tereno. Ĉiuj simpoziaj prelegoj kaj diskutoj estis vive elsendataj kaj registritaj en YouTube kaj atingeblas per youtu.be/uojXgLrDwho (la unua tago) kaj youtu.be/zGNWveksPsA (la dua tago). IPR 21/317
— paĝo 18 de la PDF —
KUNGFUA KUNIKLETO sin prezentas dum VEKI2 Intervjuo al Maximiliano GARCIA, produktanto de la ekologia animacio de Alessandra MADELLA (Italio) AM: Saluton, mi estas Alessandra Madella kaj hodiaŭ mi havas la grandan honoron intervjui por vi Maximiliano Garcia, la produktanton de tre interesa projekto: la ekologia animacio „Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto.” MG: Dankon, kara Alessandra. Bonan tagon al vi kaj al nia tuta publiko. Verdire, la honoro estas tute mia. Mi precipe ŝatus multe danki Mirejon, la prezidantinon de ILEI, kaj la tutan teamon de VEKI-2 pro la ŝanco povi paroli al vi pri nia projekto de Kungfua Kunikleto. AM: En la Jutuba kanalo de ILEI jam estas videoj pri via projekto kaj ili certe estas inter la plej ofte rigardataj de la ttt-ejo. Tio estas pruvo, ke temas pri tre originala afero kaj ke oni sentas ĝian potencan utilecon por instruistoj. Laŭ vi, kial homoj – kaj precipe instruistoj de Esperanto – interesiĝas tiel multe pri la projekto? MG: Mi kredas, ke verŝajne la kialo estas, ke ankoraŭ ne ekzistas tiom multe da serioza kaj samtempe amuza materialo por eduki el junaĝo. Ne temas nur pri Esperanto, sed pri pli ĝenerala problemo, kiun eble en Esperantujo oni nur sentas pli forte. La plejmulto de la libroj kaj animacioj por infanoj, geknaboj kaj gejunuloj montras nur tre supraĵajn ideojn, ofte kun teruraj kaŝitaj aŭ ne kaŝitaj mesaĝoj. Mi mem estas patro kaj mi bone scias tion. Certe, estas granda merkato de libroj por lingvo-lernado, ekzemple en la angla. Sed ili precipe utilas por disvolvi leg-kapablojn en alia lingvo, dum ili maltrafas la ŝancon instrui samtempe iom pri la ideoj, kiuj vere gravas por nia vivo. Esperantaj instruistoj bone scias tion, ĉar lastatempe la temo de daŭripova evoluigo iĝis tre grava en Esperantujo. Ni povas diri, ke ĝi estas preskaŭ unu el la ĉefaj motoroj de la rilatoj inter esperantistaj instancoj kaj UN aŭ UNESKO. Pro tio, Humphrey Tonkin skribis pri nia projekto de Kungfua Kunikleto en la informilo por la Unuiĝintaj Nacioj. Esperantistoj volas kunmeti la protektadon de lingvaj rajtoj de malplimultoj kun pli granda konscio de la protektado de nia planedo. Kaj tiuj estas du idealoj, kun kiuj la Kungfua Kunikleto forte simpatias. IPR 21/318
— paĝo 19 de la PDF —
AM: Kial la Esperanta publiko – kaj precipe la publiko de instruistoj de Esperanto – estas tiel grava por vi? MG: Nu, Esperanto estas multe pli ol lingvo, ĉu ne? Instruistoj de Esperanto estas perfekta publiko, ĉar ili bone scias, ke ankaŭ por instrui lingvon rakontado estas grava. Infanoj kaj geknaboj pli facile priparolas kaj memoras gravajn ideojn, kiam oni kaptas ilian imag-kapablon. Estas malfacile por ili pritrakti kun la sama entuziasmo kaj demandemo tute abstraktan aferon. Ekzemple, ni volis trovi manieron kritike pensigi ilin pri la rilato inter la kronviruso kaj la grandegaj financaj gajnoj de tutmondaj korporacioj. Do, ni enkondukis la du malbonulojn de la serio, kiuj fi-agas ĉi-rilate. Ankaŭ en nia epizodo pri teo, kiun oni plantas kontraŭ dezertigado kaj kiel kuracan manĝaĵon, ni zorgas komprenigi al niaj junaj spektantoj, ke nia imag-kapablo estas ĉiam granda rimedo por ni. Same Esperanto naskiĝis kiel konkreta rimedo, elpensita fare de la imag-kapablo de infano, por klopodi solvi la grandan problemon de lingva malegaleco kaj miskompreno.
La teamo de la Kunikleto vizitas la budon de ĉina eldonejo
IPR 21/319
— paĝo 20 de la PDF —
Ekzistas ĝis nun skizitaj film-verkoj por 52 epizodoj kaj la efika rakontado de gravaj ekologiaj problemoj estas ĉiam nia centra celo. Tio povas vere helpi la uzadon en klasĉambro kaj ekster ĝi. Fakte, instruistoj bone scias, ke vere efika instruado ne finiĝas ene de klasĉambro, sed spontane pensigas nin pri la priparolitaj aferoj eĉ ekster ĝi. Kiel patro, mi ofte ĉagreniĝas, ke ne estas sufiĉe da helpo por paroli kun niaj filoj serioze pri gravaj temoj, kiel ekologio. Do, ni kreis la Kungfuan Kunikleton kiel ilon uzeblan ne nur en klasĉambro, sed ankaŭ kiel manieron kunpensigi gepatrojn kaj gefilojn pri la defioj de nia planedo eĉ ekster instruaj horoj. AM: Kion Kungfua Kunikleto havas, kio estas malsama de ĉiuj aliaj eblaj similaj projektoj? Ĉu estas io, kio alproksimigas ĝin pli multe al esperantistaj valoroj? MG: Mi vere dankas vin pro tiu ĉi demando, ĉar ĝi donas al mi la ŝancon vere klarigi la econ de nia projekto. Unue, laŭ mia kono, ne ekzistas aliaj dulingvaj infanaj libroj kaj serioj de 30-minutaj animacioj en 3D kaj 4K, kiuj klopodas disvolvi la kritikan pensadon de la infanoj pri sia ĉiutaga vivo. Ni volas, ke ili mem deziru vivi en socio pli amika al la medio, komprenante, ke nur niaj pozitivaj agmanieroj povas helpi nin krei pli bonan estontecon. Fakte, ne estos estonteco, se ni ne ŝanĝos pens- kaj viv-manieron. Nia animacio baziĝas sur scienca esplorado. Ni konsultis fakulojn pri la konceptoj kaj la detaloj de ĉiu ĉapitro, kompreneble ĉiam adaptante la rezulton al la aĝ-grupo de nia ĉefa publiko. Ni aldonas faktojn pri la kunteksto, pripensante kiel, ekzemple, la manko de trinkebla akvo, la malapero de abeloj aŭ la fandiĝo de glaci-montoj afekcias nin. Sed ni ankaŭ pensigas pri la konsekvencoj uzi saĝ-telefonon aŭ pri la poluado de la kosma spaco, kiu estas la negativa flanko de nia konkero de ĝi. Estas multege da pridiskutendaj problemoj, pri kiuj oni kutime ne parolas en lernejaj klasĉambroj, ĉar oni ne scias kiel oni povus tion fari. Ni, male, volas, ke niaj infanoj estu konsciaj pri ili kaj ke, kiam ili kreskos, ili kapablu agi por protekti nian medion kaj sian estontecon. Mi vidas la saman intereson akiri verajn informojn pri gravaj problemoj kaj kritike kompari ilin en multe da membroj de la Esperanta publiko. Do, certe estas komuneco de celoj. AM: Vi jam ekstudis Esperanton kaj nun ankaŭ NingNa, la alia produktantino de la Kunikleto, estas serĉanta Esperanto-kurson en sia urbo en Ĉinio. Kiel vi pensas, ke la Kunikleto povus esti uzata en la instruado de Esperanto? IPR 21/320
— paĝo 21 de la PDF —
MG: Esperanto estas internacia lingvo, sed la komunumo de ĝiaj parolantoj estas unu el la plej internaciaj lingvaj kokteloj de la mondo. Mi multe miris pri via animacio „La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo,” pri kiom multe da homoj helpis vin eĉ internacie, sendante al vi siajn voĉojn, tradukante ĝin en diversajn lingvojn ktp. Mi mem multe ĝuis sendi al vi mian voĉon kiel la ekologiema franca profesoro. Mi certas, ke tiu mirinda rezulto ne estus ebla sen la helpo de la Esperanta mondo, kiu ne konas limojn kaj kapablas entuziasmiĝi pri interesa kaj signifoplena projekto. Samtempe, mi multe aprecas kiel via animacio mem estas instrua ilo. Kompreneble, nia projekto estas tre malsama kaj verŝajne tro profesia por povi esti tiel „komunuma”. Tamen, havi la helpon de esperantistoj en la tradukado de niaj du-lingvaj libroj, animacia serio, apoj ktp. ebligus pretigi materialon, kiu estus tre taŭga por instruado. Instruistoj bone scias, ke estas tre grave eĉ por lingvaj kursoj havi ankaŭ materialojn pri diversaj, pridiskutendaj temoj por riĉigi la vorttrezoron de la gestudentoj. La animacio mem kaj la rakontoj de la libro povus iĝi la unua inspiro por aktive uzi E-on en klasĉambro, parolante kaj esplorante en grupoj pri gravaj temoj, sed en mojosa maniero. NingNa kaj mi multe kredas je tiu ĉi parto de la projekto kaj pro tio ni volas lerni E-on. Fakte, nun „Kungfua Kunikleto” en Esperanto estas la oficiala nomo de la heroo en ĉiuj lingvoj, en kiuj ni planas la serion. AM: Mirejo diras, ke esperantistoj devus lerni mem fari mojosajn mallongajn filmojn, kiuj povus esti uzataj en la lecionoj de Esperanto. Kion vi pensas pri tio? MG: Laŭ mi, tio estas bonega ideo. Estas tre grave, ke homoj povu partopreni en la kreado de rakontoj, la disvolvo de projektoj kaj tradukadoj. Ankaŭ por plenkreskuloj tiu aktiva filmfarado estas tre bona lernilo, kiel via sperto mem pri Saĝa Steleto montras. La komuna partopreno estas la sekreto. Se fari animacion estas tre malfacile por infanoj, ankaŭ kunmeti desegnaĵojn kun amikoj el ĉiuj partoj de la mondo aŭ kune elpensi rakontojn aŭ kantojn povus esti nekredebla eduka sperto por ili. Eble tio estas la senco de la aserto de Mirejo, kiu bone komprenas, ke infanoj estos civitanoj en nia diĝita aŭ cifereca mondo. Ni estas pensantaj same, ĉar en la lasta epizodo de nia serio sep kunikletoj naskiĝas, por ke infanoj povu imagi aliajn rakontojn kun ili. AM: Kion donis al vi Esperanto? MG: Eble la internacia Esperanta familio donis al mi precipe grandan kialon vivi. Ĝi pelas min realigi mian vizion trans ĉiujn limojn: naciajn, religiajn IPR 21/321
— paĝo 22 de la PDF —
ktp. Estas vere potenciga kaj ĝojiga sento. Pro tio, mi multe esperas, ke esperantistoj kaj precipe Esperantaj instruistoj helpos nin realigi nian ideon. Se vi ankoraŭ ne spektis ĝian videon, bonvolu fari tion nun en la jutuba kanalo de ILEI: https://www.youtube.com/watch?v=n2zCHse8jQg\&t=9s. Kaj, kial ne, bonvolu kanti la Puera-kanton kune kun ni. Pacon al ĉiuj!
La Nacia Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo de Massa Enrico Gaetano BORRELLO kaj Alessandro SIMONINI Saluton, mi estas Enrico Borello kaj mi estas volontulo ĉe la Nacia Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo de Massa. La urbo Massa troviĝas en centra Italio, en la regiono Toskanio. Ĝi estas fama pro la bela maro kaj la montoj, el kiuj Michelangelo mem elektis la blankan marmoron por multaj el siaj famaj statuoj. Ekde la kvindekaj jaroj, ĝi estas aktiva centro de Esperanto en Italio, kiel bone montras la Esperantaj nomoj de ĝiaj stratoj, krom ĝia aparte grava biblioteko. La ideo Profesoro Mario Dazzini (Pietrasanta 1910 – Massa 1985) unua havis la ideon de itala nacia biblioteko, kiu kolektu ĉion eldonitan en Esperanto. Dazzini komencis studi Esperanton je la aĝo de 17 kaj perfektiĝis kun Profesoro Campetti de la proksima urbo Lucca. Li poste translokiĝis kun sia familio al Massa, kie lia fratino Catina (1917 – 1997) iĝis instruistino en la loka supera mezlernejo. Ekde 1953, kune kun sia fratino Catina, Mario Dazzini realproksimiĝis al la Esperanto-Movado kaj al la internacia lingvo, kiun en tiuj jaroj instruis en Carrara profesoro Antonio Grosso. Profesoro Grosso en 1953 ankaŭ fariĝis la unua prezidanto de la naskiĝanta Esperanto-grupo de Massa. Catina Dazzini esperantistiĝis en 1953. Ŝi tre aktivis por Esperanto kaj ILEI kune kun sia frato Mario Dazzini, kiu estis prezidanto de ILEI kaj en 1985 IPR 21/322
— paĝo 23 de la PDF —
iĝis Honora Membro de ILEI. De 1977 ĝis 1997 ŝi estis ĉefdelegito de UEA por Italio. De 1960 ĝis 1996 ŝi estris la italan ILEI-sekcion. Ŝi ankaŭ estis sekretario de ILEI. La kreskado La Nacia Biblioteko de Esperanto en Massa komencis kreski, krom per la personaj libroj de la gefratoj Dazzini, danke al la aparta donaco, en 1972, de la fam-konata lingvisto Bruno Migliorini kaj de lia same fama geografa frato Elio Migliorini. Ĉi tiu donaco inkluzivis interalie la raran Gramatikon de Marignoni de 1890, „Esperanto, la plej praktika el internaciaj lingvoj”. Oni devas konsideri la privatan naturon de la iniciato, la mankon de kontribuoj de instancoj kaj institucioj, la plejparte eksterlandan produktadon de publikaĵoj kaj la nesufiĉan atenton pri la temo fare de la publika opinio. En tiuj kondiĉoj, la kresko de la libra heredaĵo povis okazi nur danke al donacoj de privataj bibliotekoj, starigitaj kun pasio kaj kompetento fare de italaj fakuloj pri la verkaro de Zamenhof. Post la unua kerno, fariĝis parto de la Biblioteko la kolektoj de famkonataj esperantistoj, kiel la advokato Giuseppe Stanislao Boscarino, Luigi Minnaja el Romo, la pastro Giacomo Bianchini kaj la rektoro de la Universitato de Parmo kaj Prezidanto de UEA Giorgio Canuto. Tre rimarkinda estas la kolekto de profesoro Corrado Grazzini de Florenco, sed ankaŭ multe da malpli konataj homoj kontribuis. Unue la biblioteko troviĝis en la hejmo de la gefratoj Dazzini. Poste ĝi trovis sidejon en kastelo Malaspina, sur la altaĵoj de la urbo Massa. Fine, en 1994, ĝi translokiĝis al la palaco de la Ŝtat-Arkivo de Massa, post la oficiala donaco al la Arkiva Administracio de la Ministerio pri Kultura kaj Media Heredaĵo de la Itala Ŝtato. La valoro de la donaco estis taksita je 250 518 000 tiamaj italaj liroj. La plej lasta granda pliriĉigo de la kolekto okazis en 2020, danke al donacoj de la elstaraj Esperantaj verkistoj Filippo Franceschi, plumnomo Sen Rodin, kaj lia edzino, Júlia Sigmond. Krome, alvenis ankaŭ ĉirkaŭ mil libroj de la fermita Biblioteko „Glauco Corradi” el Milano. La katalogado La unua klopodo katalogi la eldonaĵojn de la Biblioteko estis farita en 1999 fare de Alessandro Simonini kaj de mi – Enrico Gaetano Borrello –, membroj
IPR 21/323
— paĝo 24 de la PDF —
de la Esperanto-Grupo de Massa (vd. la foton apude). Ĝi finiĝis post la kompilado de ĉirkaŭ cent slipoj rilataj al la vortaroj. La eksperimento estis tre utila por konstati, ke la katalogado de tiaj heterogenaj tekstoj, publikigitaj en ĉiuj mondopartoj, povus esti efektivigita nur fare de spertaj fakuloj. Do, surbaze de detala projekto fare de la Esperanto-grupo de Massa, la skabeno pri kulturo de la Regiono Toskanio, Marcella Zoppi, aprobis la kreadon de la katalogo de la Biblioteko. La dekreto aprobis la financadon de 40% (kvardek procentoj) de la projekto, atribuante ĝian realigadon al la Provinco Massa Carrara. La kataloga kaj lokiga laboro laŭ Dewey-Sistemo ekis en januaro 2007, danke al la bibliotekoscienca Asocio „Il Borgo” de Carrara, kunordigita fare de d-ro Lanfranco Raiani, kun la libervola helpo de la Esperanto-profesorino Rosa Baldoni kaj D-ro Alessandro Simonini. La laboro finiĝis en majo 2008 per la eldono de la presita Katalogo. Tiun ĉi jaron dua profesia katalogado estis kompletigita, fare de la menciita D-ro Raiani, de la kooperativo ArtArte, dank’ al subvencio ricevita de ESF, al kiu aldoniĝis kontribuo de Itala Esperanto-Federacio. Danke al tiu helpo estis katalogitaj pliaj 1 200 libroj. La enhavo La Biblioteko de Massa, krom kolekti ĉirkaŭ 180 periodaĵojn, specialiĝas pri la lingvaj kaj literaturaj aspektoj de Esperanto. Fakte, ĉirkaŭ duono de la libroheredaĵo konsistas el tradukoj de prozaj kaj poeziaj verkoj el la tuta mondo, kompreneble inkluzive de la ĉefaj italaj verkoj. Koncerne nefikcion, ekzistas tekstoj pri la plej diversaj temoj de la homa scio: de filozofio ĝis medicino; de historio ĝis matematiko; de astronomio ĝis botaniko; de geografio, lingvistiko, ekonomiko, politiko, teologio ĝis spiritismo. Necesas ankaŭ atentigi pri la havebleco de diversaj tekstoj pri aliaj artefaritaj lingvoj, kiel la „norda” Volapuko, Ido aŭ Interlingua de Peano. Inter la plej reprezentataj eldonejoj, troviĝas ĉiuj eldonaĵoj de la multmerita Antonio Paolet de S. Vito al Tagliamento, specialiĝinta pri verkoj en la lingvo iniciatita de Zamenhof. IPR 21/324
— paĝo 25 de la PDF —
Ĝis nun estas katalogitaj 8 760 libroj, kaj pli precize 6 350 titoloj de 3 049 aŭtoroj. La katalogo estas konsultebla ĉe la adreso: https://reprobi.erasmo.it/Opac/RicercaBase.aspx [oni devas klaki, en la dekstra parto de la linio de la serĉadoj, sur „Massa – Biblioteca Nazionale di Esperanto (TE)”]. La Biblioteko, plene konsultebla ankaŭ pere de „Protokolo Z39.50”, estas en la reto de italaj bibliotekoj kaj la volontuloj laboradas por enmeti ĝiajn librojn kaj gazetojn en la italan katalogon „SBN – Sistema Bibliotecario Nazionale” (Nacia Biblioteka Sistemo); ĝis nun estas enmetitaj en SBN 2 801 titoloj. Ĉeesta konsultado eblas dum la horoj de malfermo de la Ŝtatarkivo, kongrue kun kontraŭpandemiaj limigoj. La skanado de libroj de la Biblioteko estas nuntempe plenumata, libervole, okaze de specifa peto de esploristo aŭ studento, sed teknike ne eblas, nuntempe, disponigi ĝin en la interreta katalogo. Tamen oni povas konsulti la retejon bitoteko.it de Itala Esperanto-Federacio, al kiu iom post iom estas alŝutataj dosieroj, inkluzive de tiuj de universitataj tezoj pri Esperanto.
Esperanto-kurso en la Biblioteko La Biblioteko enhavas ankaŭ aliajn kategoriojn de kulture signifoplenaj materialoj. Temas pri: – korespondado rilate al la taskoj plenumitaj fare de la gefratoj Dazzini en ILEI kaj al ĝia administrado; IPR 21/325
— paĝo 26 de la PDF —
– taglibroj de iliaj vojaĝoj faritaj en la Esperanta mondo, plenaj je notoj, fotoj, poŝtkartoj, programoj, turismaj broŝuroj; – fotoj, afiŝoj, muzikoj kaj kantoj; – arkiva materialo rilate al la administrado de Itala Esperanto-Federacio, kune kun tiu de la Grupo de Massa. Konsiderante la apartan kulturan gravecon de la kolektoj, estus dezirinde plifortigi la Bibliotekon, garantiante taŭgan nacian kaj/aŭ regionan financadon (ankaŭ necesan por la aĉeto de la pli ol 300 eldonaĵoj, kiuj aperas ĉiujare tra la mondo). Estus ankaŭ necesa taŭga reklamado kaj valorigo, por antaŭenigi – en tempoj de intelekta provincismo – interesan centron por internacia kultura disvastigo.
Ne okazas lernado sen fido VK 2021 Tago de la Lernado Mireille GROSJEAN (Svislando) Ne devas esti konfuzo inter instruado kaj lernado. Instruado estas konscia agado de persono, kiu havas la celon, ke alia persono lernu. Lernado estas ia miraklo, ke iu fakto restas en la memoro de preciza homo, aŭ ke iu fenomeno estas komprenita de tiu homo. Oni ne povas taski al instruisto, ke la lernanto lernu. La instruisto klopodas tiucelen, provas, sed sukceso ne nepre okazos. Nun ni rigardu la sintenon de la lernanto. Eble li aŭ ŝi DEVAS partopreni en la kurso, tamen la ideoj, pensoj, revoj okupas la kapon. Eble li aŭ ŝi DECIDIS partopreni en la kurso kaj la motivado spronas la atenton. Tia persono suĉos la diraĵojn de la instruisto, premos la instruiston, same kiel oni premas citronon por obteni ties sukon. Eble li aŭ ŝi ne POVAS lerni pro personaj zorgoj, pro malsano, problemoj privataj. Tiuj situacioj estas komplete malsamaj. La instruisto devas kapti illin kaj adaptiĝi al ili. IPR 21/326
— paĝo 27 de la PDF —
La motoro de la lernado estas la motivado ĉe la lernanto, la studento. La ĉefa tasko de la instruisto estas nutri la motivadon. Tion la instruisto faros per prezento de viglaj kaj amuzaj kursoj, per pozitivaj komentoj kaj korektoj, per afabla kaj respektoplena sinteno al la gestudentoj, per transdono de informoj pozitivaj en rilato kun la akirota studobjekto. Ni nun vidu la sintenon de la lernanto. Tiu persono renkontiĝas kun instruisto kaj oni supozas, ke la lernanto konsciiĝas, ke la scioj de la instruisto estas pli grandaj ol la scioj de la lernanto mem. Do la lernanto antaŭvidas transdonon de scioj. Pri tio la lernanto devas esti konvinkita. Li aŭ ŝi iru al la kurso kun la penso: „Mi ricevos klarigojn, mi ricevos respondojn al miaj demandoj, mi ricevos korektojn por mia hejme farita laboro.” Tia sinteno estas modesta, estas ia atenda sinteno, avida, scivolema. Eble la lernanto havas la ideon: „Mi scias nenion, mi volas ricevi sciojn.” Aŭ „Miaj scioj estas magraj, mi volas vastigi ilin.” Se tia sinteno mankas, neniu lernado okazos. Se iu persono venas al la kurso fiera pri siaj scioj, li aŭ ŝi ne lernos ion ajn eĉ de la plej bona instruisto. „Mi jam majstras tiun problemon, tiun fakon! Mi scias ĉion pri tiu temo!” La persono aperas kiel plena poto, ne estas loko por io ajn, neniu lernado eblas. Kaj nun la fido: la lernanto devas fidi je la instruisto, devas modeste ricevi la klarigojn kaj la respondojn, akcepti ilin, bonvenigi ilin, fari lokon por ili en sia menso. Tiel okazas efika lernado. Kompreneble en plej multe da situacioj la lernanto ne povas elekti la instruiston. Do laŭ hazardo okazas pozitivaj renkontiĝoj aŭ komenciĝas malfacilaj semajnoj aŭ monatoj kun ne kapabla instruisto aŭ kun ne bona rilato inter instruisto kaj lernantoj. Kompreneble la lernanto devas konservi ian konstantan lumon, kiu pristudas la diraĵojn de la instruisto kaj en kazo de bezono reagas kaj rifuzas. La lernanto ne estu ŝafo stulta. Oni bone vidas, ke la ekvilibro inter fido kaj kontrolo estas tikla. Por ilustri la sintenon de la lernanto, kiu modeste akceptas la sciojn de la instruisto, mi povas rakonti al vi epizodon de mia profesia vivo. Tiu ekzemplo montras malmodestecon kaj maleblon lerni. Mi instruis diversajn fakojn al 14 15 – jaraĝuloj. Do adoleskantoj en fizika kaj mensa evoluo, en klaso, kiu foje estis bando, kliko, adoleskantaj knaboj, kies zorgoj ne estis lernado sed ekrilato kaj sukceso kun knabinoj, kaj inverse same. Ili ne sciis, kiuj ili estas, kie ili staras, kiel ili statas, kien ili iras. En iu preciza momento de sia maturiĝo knaboj sentis, ke ili fariĝas viroj. Fiereco montriĝis. Foje aroganteco. Aŭskulti la maljunan virinon ĉe la nigra tabulo? NE! Obei al tiu maljuna virino ĉe la nigra tabulo? NE! Kelkaj rigardis min el sia sidloko kun IPR 21/327
— paĝo 28 de la PDF —
malamikaj okuloj; mi havis la impreson, ke kelkaj ŝatus kraĉi al mia vizaĝo. Kompreneble ili ne faris, ĉar ili estis tamen iom edukitaj. Tiaj knaboj plej ofte apartenis al latindevenaj kulturoj, estis italoj, hispanoj aŭ portugaloj, do ili apartenis al etnoj, kie masklismo regas. Viroj estas la gvidantoj de la mondo, virinoj estas duarangaj personoj je la servo de viroj. Plie mi povis konstati, ke ili obtenas ion ajn de sia patrino. La patrino estas tiom fiera, ke ŝi produktis vireton tiom belan, kapablan, memfidan, ke ŝi jesas al li pri io ajn. Do la kreskantaj knaboj obtenis ĉion de sia patrino. Kompreneble ili ŝovis sian sintenon kun sia patrino al mi. Tamen mi ne povis ludi tiun rolon, tia rilato estis komplete fremda al mi. Mi rezistis al iliaj petoj kaj provoj, ilia vantema aŭ plorsimila sinteno ne tuŝis min. Iliaj teatrecaj diroj kaj faroj ne atingis min pli ol pluvguto sur mia pluvombrelo. Do por ili mia sinteno estas kompleta surprizo kaj ŝoka rifuzo. Tio kolerigis ilin. Ĉe mi ili trovis reziston. Mi konis la fenomenon de tiu knabaĝa ribelemo, mi estis serena, mi atendis la finon de tiu momento, kiu daŭris kelkajn monatojn. Kompreneble dum tiuj monatoj modesteco ne estis en ilia repertuaro, ili nenion atendis de mi, nenion lernis. Fine de tiu ribelema fazo la etoso inter ni paciĝis kaj ni povis bonege kunlabori. Serena rilato revenis kaj lernemo ankaŭ. Mi ŝatus ŝovi mian fokuson al alia kampo, kie tute same fido nepras. Mi volas paroli pri demokratio. En tia reĝimo la popolanoj elektas deputitojn kaj devas havi fidon al ili. Sen fido demokratio ne funkcias. Popolanoj ne povas rekte agi, sed la deputitoj estas ia interfaco inter la voĉdonantoj kaj la registaro. La informfluo kaj transdono de povo dependas de la respekto kaj de la fido. Se regas korupto, ne regas fido, demokratio ne eblas. Nun vi partoprenas la virtualan Kongreson de UEA, vi fidas la Estraron, ke tiu skipo preparis interesajn prelegojn. Vi fidas, ke la debatoj estos pozitivaj kaj ĝentilaj. En nia Movado la fido estas centra piliero, kerna eco de nia etno. Kiam vi uzas Pasportan Servon kaj alvenas al nekonata familio en fremda lando, vi fidas, ke ĉio iros glate. Kaj tiel okazas. Tio estas kvazaŭ miraklo. Homoj ekster la Movado foje demandas: Ĉu vi ne timas? Ĉu ne okazas foje trompoj, atakoj, krimoj, ŝteloj…. Mi tre malofte aŭdis pri tiaj negativaj eventoj. Ni estas granda familio, kie la fido plej gravas.
IPR 21/328
— paĝo 29 de la PDF —
El la landoj kaj sekcioj… Bulgario Esperanto – Renkontiĝo en Plovdiv En la nordbulgara urbo Vraca ĉi-jare denove okazis la tradiciaj festotagoj, dediĉitaj al nia fama poeto-revoluciulo Hristo Botev. Li pereis juna, gvidante bulgaran grupon de Rumanio kun la celo helpi por la liberigo de nia lando, kiu tiam estis sub Otomana potenco. La grupo veturis per la ŝipo „Radecki” tra Danubo al Bulgario. Tamen kaj la Gvidanto kaj la plimulto de la entuziasmuloj estis mortigitaj. Hristo Botev vivis mallonge, sed lasis riĉan verkaron. Liaj poemoj estas nun voĉlegataj dum la deklamkonkursoj en Vraca. Esperantistoj el la lando povis prezenti sin virtuale per liaj verkoj, tradukitaj en Esperanton. Iuj el la plovdivaj partoprenantoj estis premiitaj de la Urba Komunumo de Vraca. Ili ricevis bele aspektantajn Atestilojn. Ni fieras pri nia plej juna 9-jara deklamanto, Petro Tenev, subtenata de sia patrino Dimitrina. Ne por la unua fojo li tiel partoprenis niajn Esperantoaranĝojn. Kompreneble estas malfacile trejni kaj memori longajn tekstojn ne en la gepatra, sed en alia lingvo. Li vere indis ricevi aldone krom la Atestilo ankaŭ etan lernejan dorsosakon, sur kiu estas videbla la energi-radianta vizaĝo de Hristo Botev. Por festi la sukcesojn iuj membroj de nia grupo renkontiĝis dimanĉe en la ekstera parto de la dolĉaĵejo „Nedelja” (Dimanĉo).
Eva-Parashkeva BOYADZHIEVA IPR 21/329
— paĝo 30 de la PDF —
Esperanto-Sumoo en lingvolernado de Krystyna GROCHOCKA (Pollando) En la studjaro 2019/2020 mi partoprenis la Instruistan Trejnadon ĉe Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), organizatan de ILEI kaj edukado.net kadre de la Interlingvistikaj Studoj de prof. Ilona Koutny. Mi verkis la finlaboraĵon titolitan „Esperanto-Sumoo en lingvolernado”. Ĝia celo estis montri kiel la Esperanto-Sumoo helpas en la alproprigo de la lingvo Esperanto. Por pruvi, ke la Esperanto-Sumoo plibonigas la lingvoscion de legantoj mi preparis enketon kaj dissendis ĝin rete al 80 hazarde elektitaj retadresoj de sumoistoj. Dum tri tagoj mi ricevis 74 plenigitajn enketilojn. La enketatoj respondis al 14 diversaj demandoj. Preskaŭ ĉiuj enketitoj respondis, ke la Esperanto-Sumoo plibonigis iliajn legokapablojn, komprenkapablojn, skribkapablojn kaj parolkapablojn – tiuj estas la plej gravaj konoj, kiujn ni devas evoluigi dum la lingvolernado. Ĉiuj kvar kapabloj sukcese disvolviĝas dum la partopreno en la EsperantoSumoo. La enketitoj respondis, ke danke al Esperanto-Sumoo pliboniĝis ankaŭ ilia kono de Esperanta literaturo. Post la analizo de la enketrezultoj mi rimarkis, ke luktistoj preferas beletron, ili legas novelojn, romanojn, poeziaĵojn ktp. Multaj sumoistoj legas librojn same tradukitajn kiel ankaŭ originale verkitajn en Esperanto. Mi konstatis, ke en la unuaj Esperanto-Sumooj luktistoj legis pli multajn paĝojn ol aktuale. La legokonkurso nun multe disvastiĝis, kaj partoprenas en ĝi ne nur lertaj esperantistoj sed ankaŭ komencantoj. Ĉi tio montras, ke Esperanto-Sumoo estas por ĉiuj. La vera trezoro por popularigi Esperantan literaturon estas recenzoj skribitaj de luktistoj pri legitaj libroj. La recenzoj aperas ekde septembro 2013 kaj estas disponigitaj al ĉiuj en la retejo www.esperanto-sumoo.pl. Dum la jaroj legantoj skribas pli kaj pli da recenzoj. La verkado de recenzoj estas ankaŭ bona lingva ekzerco, ĝi plibonigas la skribokapablon kaj riĉigas la vortprovizon. La recenzoj estas diversaj, unuj tre interesaj, aliaj malpli, ilia kvalito dependas de la lingvokapabloj de la aŭtoro. Malgraŭ ĉio, danke al recenzoj eblas ion eksci pri libroj kaj elekti la ĝustajn por legi. Komence la partoprenantoj de la konkurso legas librojn kuŝantajn sur iliaj bretoj, sed kiam ili finas legi tiujn librojn ili aĉetas aŭ prunteprenas novajn. Tiel legantoj ekkonas novajn verkojn kaj verkistojn. IPR 21/330
— paĝo 31 de la PDF —
Hori Jasuo (iniciatinto de E-Sumoo) diris: „Mi estas verkisto. Mi verkas kaj eldonas, sed se esperantistoj ne legas miajn librojn, mia verkista laboro estas tute senutila. Mi estas certa, ke ankaŭ aliaj verkistoj ĝojas pro la Sumoo.” Do eblas diri, ke la Esperanto-Sumoo influas la evoluigon de la Esperanta literaturo, ĉar ĝi motivas verkistojn al verkado. La celo de mia laboraĵo estis montri, ke la Esperanto-Sumoo ludas rolon en la lernado de Esperanto, kaj ke ĝi estas unu el la lerniloj taŭgaj en la lingvolernado. Antaŭ ol verki mian finlaboraĵon, kiel sumoistino, mi mem rimarkis pliboniĝon de mia lingvokono, tial mi volis pruvi, ke tio estas vero. Mi opinias, ke la partopreno en la legokonkurso havas grandan influon sur la lingvokono. Ĝi pliriĉigas la vortprovizon, fiksas gramatikajn konojn, faciligas lingvokomprenon kaj profundigas la scion pri Esperanta literaturo.
Akra disputo pri la angla kiel ĉefa lernobjekto en Ĉinio de Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio) Ekde kiam Ĉinio komencis reformadon kaj malfermiĝon en la 1980-aj jaroj, oni enkondukis la anglan lingvon kiel devigan lernobjekton en ĉiujn elementajn kaj mez-nivelajn lernejojn, ĉar la registaro kaj la popoloj opiniis, ke la angla estas grava instrumento por komunikiĝi kun la mondo kaj modernigi Ĉinion. La angla, same kiel la ĉina kaj matematiko, estas decidita kiel ĉefa lernobjekto. Ĝia poentaro estas multe pli grava ol tiu de ne-ĉefaj lernobjektoj. Tamen post ĉirkaŭ dudek jaroj da instruado, multaj homoj komencas dubi pri la neceso de la angla lingvo por ordinaraj civitanoj kaj leviĝis la disputo. En marto de 2020, s-ro Tang Hailong (vd. dekstre), la popola delegito de la Tutlanda Popola Kongreso, proponis pliigi la proporcion de la ĉinlingva poentaro en la enirekzamenoj de la elementaj kaj meznivelaj lernejoj por protekti la gepatran lingvon kaj atentigis pri troa elstarigo de la angla lingvo.
IPR 21/331
— paĝo 32 de la PDF —
Ĉi-jare marte, S-ro Xu Jin (vd. maldekstre), komitatano de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, proponis nuligi la anglan kiel ĉefan lernobjekton, kio rekorde pliigis la disputon. Lia propono vekis fortajn eĥojn. Multaj alvokis, ke la registaro nuligu la anglan kiel ĉefan lernobjekton. Ĝis hodiaŭ oni daŭre rete disputas pri tio, ke ĉu la angla lingvo vere necesas. Ankaŭ mi kiel ĉina civitano multfoje kaj mult-kanale esprimis fortan subtenon al lia propono. Kaj baze de lia propono mi substrekis la gravecon, ke la registaro permesu lernantojn mem libere kaj egale elekti ajnan fremdan lingvon kiel lernobjekton. Mia propono akiris laŭdojn kaj subtenojn de amasoj da interesiĝantoj rete. Kompreneble mi scias, ke mia propono ne povas efike influi decidon de la registaro, same kiel formiko, kiu ne povas konvinki elefanton moviĝi, tamen tio estas kontribuo de ordinara civitano al la reta disputo kun milionoj da legantoj. En la disputo mi fojfoje menciis Esperanton kun reklama celo. Nun mi prezentas tri punktojn: • Unue, argumentojn por nuligi la anglan kiel ĉefan lernobjekton; • Due la argumentojn por flegi la anglan lingvon; kaj • Trie la sintenon de la registaro. Argumentoj por nuligi la anglan kiel ĉefan lernobjekton La supre menciitaj tutlanda delegito, komitatano kaj iliaj subtenantoj opinias, ke tute ne necesas, ke ĉiuj lernantoj lernu la anglan. La ĉefaj argumentoj estas: 1. La angla okupas tro longan lernotempon de la lernantoj (ĉ. 10 %). Nuntempe ĉ. 40 milionoj da lernantoj en elementaj kaj meznivelaj lernejoj lernas la anglan dum naŭ jaroj. Sed nur malpli ol 10 % el ili povos uzi la anglan en la estonteco. Por eniri en bonan mezlernejon, multaj lernantoj en la sesa lernojaro en elementaj lernejoj jam ekregis 4 000 anglajn vortojn kaj eĉ akiris la 4a-nivelan atestilon pri la angla lingvo, egalvaloran same kiel tiu postulata de universitato. La memora kvanto de la anglaj vortoj superas tiun de la ĉina. Kaj laŭ la postulo de la Ministerio pri Klerigado, lernantoj de la naŭa lernojaro devas regi nur 3500 ĉinajn ideogramojn, nome ĉiujn ofte uzatajn ideogramojn. Tio sufiĉas por plejparto de la ĉinoj por uzi la ĉinan lingvon dum la tuta vivo.
IPR 21/332
— paĝo 33 de la PDF —
Tamen 90 % el la 40 milionoj da lernantoj en elementaj kaj meznivelaj lernejoj, kiuj studis la anglan dum tiom da jaroj, uzas la anglan lingvon nur kiel ŝlosilon por eniri en universitatojn. Kiel dirite, nur malpli ol 10 % de la lernantoj povos uzi la anglan estontece. Tio signifas, ke 90% de homoj vane investas ĉirkaŭ 10 % de sia tempo, energio kaj mono en junaj aĝoj. 2. En oktobro 2020 la registaro deklaris planojn por pliigi la instruadon de muziko, sporto kaj pentro-arto en ĉiuj elementaj kaj mezaj lernejoj antaŭ la fino de 2022. Samtempe la centra registaro decidis plifortigi la instruadon de la ĉina lingvo. Tio signifas, ke lernantoj devas investi pli da tempo kaj energio por lerni la menciitajn lernobjektojn, kaj ke ili devas malpliigi la lernadon de aliaj lernobjektoj, kiel la angla, matematiko, fiziko, kemio ktp. Oni opinias, ke matematiko kiel bazo de scienco, teknologio kaj inĝenierarto ne povas esti malfortigita, kaj fiziko, kemio kaj aliaj, kiel jam deciditaj ne-ĉefaj lernobjektoj, estas ne-ŝanĝeblaj. Do, por ne pliigi la ŝarĝojn de lernantoj, oni povas detranĉi nur el la angla, kiun multaj opinias “senutila”. 3. Kun la rapida disvolviĝo de AI (Artefarita Intelekto), tradukaj maŝinoj kaj tradukaj programoj jam estas tre maturaj, kaj ili jam povas provizi tradukajn servojn en ĉiuj kampoj por multaj lingvoj, inkluzive la anglan. La kvalito de la aŭtomata traduko povas atingi eĉ la nivelon 6 en la universitatoj. La kapablo de la aŭtomataj tradukiloj jam superis la celojn de la angla instruado en la naŭa lernojaro en mezlernejoj laŭ la postulo de la Ministerio pri Klerigado. Do tute ne necesas, ke la lernantoj daŭre pasigu multan tempon por lerni la anglan por sufiĉe regi ĝin. Kompreneble komitatano s-ro Xu Jin ne estas la sola famulo, kiu havas ĉi tiujn vidpunktojn en Ĉinio. Alia persono, s-ro Zheng Qiang, konata kiel juna ”kolera” profesoro, iam alvokis elĵeti la anglan el la universitata enirekzameno. Li publike kaj kolere avertis en sia klaso: „En la pasintaj 20 jaroj, kiom multe da valora tempo de ĉinaj junuloj estas konsumita de la angla? Oni ege troigis la gravecon de la angla en la kreskigado de infanoj. Fakte tiu fenomeno reliefigis mankon de memfido de la tuta ĉina nacio…”. 4. Multaj landoj traktas la anglan kiel ne-ĉefan lernobjekton, kial Ĉinio ne faras same? La tutlanda popola delegito s-ro Tang Hailong argumentas: „Francio, Italio, Germanio, Norvegio, Rusio, Israelo, Sud-Koreio ktp, starigis leĝojn aŭ politikojn por protekti siajn gepatrajn lingvojn kaj rezisti la fortan anglan invadon.” Do ankaŭ Ĉinio devas tiel fari. Lia opinio estas tre subtenata de multaj retumantoj.
IPR 21/333
— paĝo 34 de la PDF —
Argumentoj por flegi la anglan kiel ĉefan lernobjekton Samtempe leviĝis multaj kontraŭaj voĉoj por flegi la anglan kiel ĉefan lernobjekton. Mi listigas ilin sube: 1. Tre malmultaj homoj intencas sin dediĉi al scienca uzo de matematiko estontece. Kial vi ne proponas nuligi ĝin kiel ĉefan lernobjekton? Ankaŭ fizikon kaj kemion multaj homoj ne uzos estontece. Ĉu oni forigu ilin? Kontraŭ tiu voĉo, la kontraŭantoj de la angla lingvo argumentas, ke matematiko estas fundamento por lerni multajn fakojn. Kaj la angla lingvo ne havas saman valoron kiel matematiko. Oni proponas, ke la angla estu same valora, simile al fiziko, kemio kaj aliaj ne-ĉefaj lernobjektoj. 2. Post la malfortigo de la angla lingvo, infanoj de kamparanoj ne plu havos bonajn kondiĉojn bone lerni la anglan, kompare kun la urbanoj, kiuj povus pli facile lerni la anglan. Tio estas nejusta kaj neegaleca por kamparanoj. La kontraŭantoj de la angla argumentas, ke dum la angla rolas kiel ĉefa lernobjekto, infanoj de kamparanoj havas pli malbonajn kondiĉojn por lerni la anglan, ĉar la urbaj kondiĉoj por lerni la anglan estas ĉiam multe pli bonaj ol tiuj en kamparo. 3. La angla estas monda lingvo por lerni plej novajn sciojn. Kaj la kontraŭantoj diris, ke ĉiuj novaj aferoj estas facile troveblaj rete ankaŭ en aliaj lingvoj, inkluzive la ĉinan, escepte de la sekretaj aferoj, kiujn oni ne povas ekscii, eĉ se oni bone regas la anglan. 4. La angla estas monda lingvo por vojaĝi al aliaj landoj. La kontraŭantoj diris: “Tiuj, kiuj volas elmigri eksterlanden, klopodos lerni la respektivan lingvon. Ne necesas, ke malmultaj homoj trudu lacigan studadon de la lingvo al plej multaj lernantoj.” Tio estas nejusta por la plejmultaj. 5. Multaj evoluintaj landoj uzas la anglan lingvon kiel sian oficialan lingvon. Ili riĉiĝas ĝuste pro uzo de la angla. La kontraŭantoj diras, ke kelkaj landoj en Afriko kaj Azio uzas la anglan kiel oficialan lingvon, ĉu ili vere riĉiĝis pro tio? 6. La Nobel-premiitoj troviĝas ĉefe en okcidentaj landoj, ĉar ili bone regas la anglan lingvon. Ili povas facile akiri la plej novajn sciojn per la angla, kaj ili povas facile prezenti siajn sciencajn atingaĵojn. Kaj ĉar la ĉinaj sciencistoj ne bone regas la anglan, ĝuste pro tio Ĉinio havas tre malmultajn Nobel-premiitojn. IPR 21/334
— paĝo 35 de la PDF —
Kontraŭ tiu argumento mi afiŝis jenan tekston en la reta diskuto: “En Ĉinio vere troviĝas nur du Nobel-premiitoj. Unu estas s-ino Tou Youyou, Nobel-premiita pro sia scienca atingaĵo en esplorado de medikamento. Bedaŭrinde ŝi ne regas la anglan. Kaj alia estas s-ro Mo Yan, literatura Nobel-premiito pro sia romano “Rano”. Li neniam lernis la anglan. Same kiel mi, multaj retumantoj opinias: se ili investus multan tempon kaj energion por regi la anglan lingvon, ili eble ne povus gajni la Nobel-premiojn”. Miaj argumentoj akiris multajn subtenojn. Multaj argumentoj, eĉ reciprokaj insultoj aperas en diversaj retaj kanaloj. Oni eĉ insultas la tutlandan popolan delegiton, la komitatanon kaj multajn anglajn kontraŭantojn, kaj aludas, ke ili ŝajne ne havas bonan klerecon, kaj ili estas malsaĝuloj. Kiuj forte flegas la anglan? Oni malkaŝis, ke tiuj, kiuj forte kontraŭas ŝanĝi la rolon de la angla, venas ĉefe el tri grupoj: La 1-a grupo estas instruistoj de la angla lingvo en elementaj kaj meznivelaj lernejoj. Laŭ statistiko de la Ministerio pri Klerigado, da ili estis ĉirkaŭ 0,8 milionoj en 2019. Se la angla fariĝos ne-ĉefa lernobjekto, ĉirkaŭ duono el ili devos ŝanĝi siajn laborojn. Tio estas granda defio por ili. La 2-a grupo estas profitantoj de la angla, alivorte homoj el firmaoj pri instruado de la angla lingvo. Nun la merkato pri instruado de la angla fariĝas la plej granda kuko de la instrua merkato en Ĉinio. La plej rapide kreskanta instrua merkato estas instruado de la angla por infanoj. Laŭ statistiko, en 2019, la ĉina merkato pri instruado de la angla atingis 175,8 miliardojn da juanoj, el kiuj tiu de plenkreskula trejnado estis 95,8 miliardoj da juanoj kaj tiu de infanoj estis 80 miliardoj da juanoj. La nombro de firmaoj pri instruado de la angla superis 50 000 en la lando. La lernantoj instruataj de la firmaoj atingis 23,44 milionojn, kun interjara pliiĝo de 14,6 %. Laŭ raporto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, la merkato por instruado de la angla por gejunuloj en eksterlernejaj firmaoj atingis 125 miliardojn da juanoj en 2020. Post kiam la angla kiel ĉefa lernobjekto estos nuligita, la merkato pri instruado de la angla tuj disfalos. Ĝuste pro tio la profitantoj de la angla lingvo forte kontraŭas tion. Mi rimarkis, ke iuj retaj afiŝoj kontraŭ instruado de la angla estis forigitaj. Oni imagu, kiuj faris tion. La 3-a grupo estas gepatroj, kies gefiloj bone lernas la anglan. La gepatroj kredas, ke iliaj gefiloj havos bonan estontecon, nur se ili bone regos la anglan, aŭ ili planas sendi siajn gefilojn studi en fremdajn landojn. IPR 21/335
— paĝo 36 de la PDF —
La sinteno de la registaro Mi ŝatus komenti kelkajn ŝanĝojn en Ĉinio. Ekde 2010, la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj decidis ne plu uzi la anglan en la Gazetara Konferenco. Fremdlandaj ĵurnalistoj laborantaj en Ĉinio devas pene lerni kaj regi la ĉinan lingvon. Antaŭe, lernantoj rajtis elekti unu el la angla, japana kaj rusa lingvoj en sia universitata enirekzameno. En 2020, la ĉina Ministerio pri Klerigado deklaris, ke lernantoj rajtas elekti ajnan fremdan lingvon, inter ili ankaŭ la germanan, francan aŭ hispanan anstataŭ la anglan. En lastaj jaroj oni rimarkis, ke la Pekina Fremdlingva Universitato komencis akcepti pli da studentoj por studi „malgrandajn” fremdajn lingvojn. Kaj en 2020 la nombro de instruataj fremdaj lingvoj rapide kreskis ĝis ĉirkaŭ 100. Resume Kvankam plejparto de la ĉinaj civitanoj opinias, ke Ĉinio vere bezonas instruadon de la angla en la elementaj kaj meznivelaj lernejoj, oni tamen alvokas, ke la registaro traktu la anglan ne tiom valora, same kiel la ĉinan kaj matematikon, kaj ke la angla, same kiel aliaj fremdaj lingvoj, estu normala sed ne tro trudata fremda lingvo. Tiuj opinioj estas forte kontraŭataj de profitantoj de la angla. La afiŝoj kontraŭ la angla sur retaj kanaloj kelkfoje estas mistere forigitaj. Anstataŭ respondi al la alvokoj de la kontraŭantoj de la angla, la registaro ŝajne komencas moviĝi al pli justa kaj ĝusta direkto. Mi antaŭvidas, ke kiam la registaro permesos al la lernantoj libere elekti ajnan fremdan lingvon en la universitata enira ekzameno, nova problemo aperos al la Ministerio pri Klerigado: multaj lernantoj preferos elekti la internacian lingvon Esperanto, ĉar ĝi estas ses- ĝis dek-oble pli facila ol la angla por ĉinoj, laŭ la sperto de mi kaj multaj aliaj ĉinaj esperantistoj. La Elementa Lernejo Baiyangshujie en Taiyuan jam enkondukis Esperanton kiel lernejan lernobjekton ekde 2008 kaj instruas ĝin jam 13 jarojn. La instruado de Esperanto havas fortan subtenon de la provinca kleriga instanco. Almenaŭ tri elementaj lernejoj en Ĉinio jam enkondukis Esperanton kiel lernejan lernobjekton. (Reviziita de Andrej Pechenkin) Trezoro Huang Yinbao, vicprezidanto de UEA, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, Ĉinio, iniciatinto kaj eksa ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto, iniciatinto kaj ĉefredaktoro de De ideoj al agoj -70 jaroj de Unesko, eldonita de Unesko kun UEA.
IPR 21/336
— paĝo 37 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits (la dua membro elektota) Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny, Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Martine Demouy, Max Demouy, Jesper Jakobsen, Josiane Moirand kaj aliaj
IPR 21/337
— paĝo 38 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en Blandoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): Olena Poshivana, amatalena@ukr.net. La revuo estas rete aŭskultebla por vidhandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aŭgusto 2021, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2021.
IPR 21/338
— paĝo 39 de la PDF —
Estraranoj de ILEI dum VEKI-2 (vd. p. 4)
La Nacia E-Biblioteko kaj Arkivo de Massa (vd. p. 22)
IPR 21/339
IPR 2021/4
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 51 – trimonata
2021/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Laura Brazzabeni Filomena Canzano Liba Gabalda Aldo Grassini Mireille Grosjean Marija Jerković Ilona Koutny Alessandra Madella Teddy Nee Radojica Petroviĉ Fernando Pita Philippe Planchon Cesco Reale Ahmad Reza Mamduhi Yamakawa Syuiti
Fabelo pri la historio de Esperanto (vidu p. 20)
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) ………………………………………………… 3 Premio Maŭro La Torre (Ahmad Reza MAMDUHI)……………………………….. 4 Estas tre bona ideo partopreni! (A. MADELLA, R. CORSETTI) ……………….. 5 Ŝtata premio al esperantista lingvisto (Radojica PETROVIĈ) …………………… 7 Aldo GRASSINI: Tuŝsenso kaj aliro al artĝuado………………………………….. 11 Teddy NEE, Cesco REALE: IKON – lingvo de ikonoj ……………………………. 14 La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo (A. MADELLA) …. 17 „La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo” (Alessandra MADELLA) …………… 20 El la landoj kaj sekcioj (FR, HU, IT, JP, HR, PL, CH) ………………………… 24 Vikipedio en Esperanto……………………………………………………………………. 36 Philippe PLANCHON: Diakronio kaj evolu-fazoj de la leksiko […] ………… 39 Kongresaj kaj Simpoziaj informoj (Laura BRAZZABENI, Fernando PITA) . 50 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ……………………………………………….. 53
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8 43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, 58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, 10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.
IPR 21/42
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: „La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo” (vd. p. 20) Sur la dorskovrilo: Baziliko de Sankta Francisko (vd. la artikolon „Marŝado por Paco kaj Frateco” sur p. 27)
Enkonduko Karaj legantoj, en tiu ĉi numero troveblas kelkaj intervjuoj fare de ILEI-estraranoj kun diversaj e-istoj, inter ili, prof. Probal Dasgupta, eksprezidanto de UEA, al kiu oni aljuĝis tre prestiĝan premion pro lia tuta verkaro, kiu inkluzivas ankaŭ plurajn Esperantajn verkojn. Pro tio mi elkore gratulas lin kaj ĉiujn samideanojn mondvaste, kaj nun mi dezirus iomete paroli ĝenerale pri intervjuo. Delonge mi kredas, ke intervjuo povas esti ege riĉa, konciza kaj rekta konatiĝo kun homoj – ĉu famaj ĉu ne – pri ili mem kaj kion ili faris/as, planas kaj opinias rilate al tre diversaj temoj kaj kampoj: ekde la konkretaj personaj ecoj kaj emoj ĝis la malkonkretaj filozofi(ec)aj terenoj. Aparte interesas min la proksimeca kaj sincereca sinteno de intervjua(n)toj dum la interparolo, kiu povas montri tute nesciatajn faktojn eĉ al la plej ardaj sekvantoj de tiu aŭ alia renoma homo. Ekz-e dum dek vivaj Zoom-intervjuoj, kiujn mi faris kun prof. Renato Corsetti eble antaŭ du jaroj, min vere allogis tute novaj faktoj pri li, liaj agadoj kaj pensmaniero, i.a. pri la movado kaj grandaj movadanoj kiel Ivo Lapenna, Tibor Sekelj kaj multaj aliaj. Do mi finas per invito al vi ekintervjui viajn ŝatatajn movadanojn/ pedagogojn – kiuj nun ne devas vivi ĉe vi aŭ eĉ en via lando, danke al la interretaj rimedoj – kaj sendi la rezulton al IPR por la probabla publikiĝo. Kaj mi ne forgesu memorigi al vi pri remembriĝo en ILEI por la nova jaro 2022 abonante ĝian valoran organon IPR. Ĉion plej bonan, Ahmad Reza MAMDUHI IPR 21/43
— paĝo 4 de la PDF —
Premio Maŭro La Torre Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kunlabore kun la familio La Torre, anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, profesoro Maŭro La Torre (19462010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Maŭro La Torre Honora Membro de ILEI. La esplor-kampoj estas: Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj Interkultura edukado per Esperanto Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto Retaj kursoj pri Esperanto Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni kaj sian temon ĝis la 1-a de januaro 2022. La ILEI-estraro kaj la familio La Torre tiam starigos juĝkomisionon en rilato kun la temo de la esplor-laboro. La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj. Ĉiuj kandidatoj transdonu siajn laboraĵojn rete al ilei.prezidanto@gmail.com ĝis la 30-a de aprilo 2022 por la okazigo de la konkurso, kaj la prezidanto transdonos ilin al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio. La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30-a de junio 2022. La gajninto devos sendi naŭ paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas al la familio La Torre kaj po unu, al diversaj gravaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI „Ni Savu Niajn Semojn”. La premio konsistas el sumo de 500 eŭroj. ILEI retenas al si la rajton eventuale aperigi la gajnintan raporton. La konkurso La Torre okazis jam du fojojn, en 2015 kaj en 2018. La trian fojon, la premio kaj la diplomo estos transdonitaj en la jaro 2022 okaze de la 55-a ILEI-Kongreso en Kebekurbo kaj pli vaste prezentata en la 107-a Universala Kongreso de UEA en Montrealo. Ahmad Reza Mamduhi prezidanto de ILEI IPR 21/44
— paĝo 5 de la PDF —
Estas tre bona ideo partopreni!1 RC: Renato CORSETTI AM: Alessandra MADELLA AM: Ĉu vi povas diri al ni ion pri Maŭro La Torre? RC: Jes. Maŭro la Torre estis la unua juna esperantisto, kiun mi renkontis antaŭ sesdek jaroj aŭ eĉ pli. Kaj li kaptis min al la movado per rekta mensogo, ĉar ĉiuj esperantistoj en la Roma grupo estis maljunaj. Mi estis juna kaj ĉi tiuj estis sinjorinoj sesdek-jaraj, sepdekjaraj. Kaj estis Maŭro, kiu tiam estis dekok-jara. Mi demandis lin: ĉu ĉiuj esperantistoj estas tiel maljunaj? Kaj li diris: „Ne, ne. En Romo ekzistas la junulara grupo. Poste mi montros al vi!” Fakte, la junulara grupo en Romo estis praktike li kaj lia amiko, kiu loĝis en la sama konstruaĵo. Sed tiel komenciĝis la rilato kaj mi poste restis en la movado. Tio okazis en 1965 verŝajne. AM: Poste vi estis kolegoj dum multe da jaroj, ĉu ne? RC: Jes. Do, poste ni faris amason da aferoj kune en la movado dum multaj jaroj en Itala Esperanto-Junularo. Poste hazarde en iu momento kaj li kaj mi ekinstruis en la universitato en du apartaj fakultatoj en Romo. Sed tuj ni trovis manieron kunlabori pri Esperanto, ĉar li estis en io, kio nomiĝis Laboratorio pri Eksperimenta Pedagogio. Tiam eksperimenta pedagogio estis instruado pere de komputiloj, ĉar li estis fakulo pri komputiloj. Kaj ni aranĝis iun ne-ĉeestan kurson pri Esperanto por italaj instruistoj. La universitato mastrumis la programon. La instruistoj tra la tuta lando aliĝis, ricevis paperan materialon – tiam estis nur papera – de la universitato. Kaj eĉ oni eksperimentis pri telefonaj interparoloj por instrui la paroladon, la prononcon ktp. Tiam ĝi estis io eksterordinara. Estis futureca. Kaj la afero daŭris du jarojn eĉ kun ekzamenoj. Do, la instruistoj venis al Romo kaj en la universitato faris la ekzamenon de Esperanto. Intertempe, Maŭro fariĝis prezidanto de ILEI kaj lia granda pasio estis la lernejo Tibor Sekelj, kiu estis virtuala internacia lernejo kun klasoj el ĉiuj kontinentoj, kiuj interŝanĝis 1
Fonto: Ĉina Radio Internacia, 2021-09-28, http://esperanto.cri.cn/eclub/enjoyreading/4204/20210928/704814.html
IPR 21/45
— paĝo 6 de la PDF —
mesaĝojn. Li kreis iun retan medion, kiu tiam estis io tre avangarda. Nun ĉiuj havas tiujn programojn. Kaj la afero funkciis tre bone. Eĉ ĝi estis prezentita al UNESKO kiel modelo de estonta instruado uzanta komputilojn. Do, tiel la afero funkciis dum jardekoj, fakte. AM: Kia estis la respondo de UNESKO pri tio? RC: Ĝi estis favora, kiel kutime. Sed favora ne signifas, ke ili poste faris ion konkretan aŭ subvenciis. Tiam ILEi ankaŭ havis rilatojn kun UNESKO, kiuj poste estis perditaj dum unu periodo kaj poste reakiritaj. Sed la afero funkciis. AM: Kiel grava estis interkulturo en tiu projekto? RC: Tio estis lia ĉefa intereso. Pro tio mi parolis pri lernejo el pluraj kontinentoj. Laŭ li ĉi tiuj infanoj devis interŝanĝi proverbojn, rakontojn pri siaj viv-spertoj por ĝuste kompreni unu la alian. Li estis tre atenta pri tiu ĉi afero, interkulturo, interkompreniĝo inter kulturoj. AM: Ĉu vi povas diri al ni ion pri tiu ĉi premio Maŭro La Torre? RC: La premio estis starigita de la familio, kiam li mortis, nun eble antaŭ dek jaroj. Temas pri premio, kiu premias verkojn en la ĉefaj kampoj de lia agado. Sed lia agado estis kaj komputiloj kaj lingva analizo per komputiloj – tiam estis tre avangarde fari tekstarojn kaj vidi kiom ofte estas finaĵoj ktp., instruado, interkulturo. En ĉiuj ĉi tiuj kampoj homoj povas prezenti laborojn. Estas iu internacia komisiono, kiu juĝas kaj decidas pri la premioj. AM: Ĉu vi pensas, ke estas tre malfacile partopreni? RC: Ne vere. Sed certe la laboroj devas esti universitat-nivelaj. Ne tiel ampleksaj kiel disertacio. Sufiĉas artikolo dudek-paĝa. Sed, laŭ la universitataj normoj, ĝi devas havi bibliografion, referencojn, eventuale eksperimentojn, se temas pri eksperimento. Sed ĉiuj povas partopreni. AM: Do, vi pensas, ke estas tre bona ideo partopreni. RC: Jes, certe. Kaj la familio tre volonte ankoraŭ subtenas la premion. AM: Koran dankon, kara Renato. RC: Dankon al vi. IPR 21/46
— paĝo 7 de la PDF —
Ŝtata premio al esperantista lingvisto Prezento de la premiito Ĉi-jare, la Premio Vidyasagar estas por la unua fojo aljuĝita al esperantisto. Tiun ĉi premion, rilatantan al la tuta verkaro de la respektivaj kandidatoj, la registaro de la gubernio Okcidenta Bengallando (en Barato) lanĉis en 1980 honore al la memoro de la granda klerulo, edukisto, institucikonstruinto kaj soci-reforma pioniro Ishwar Chandra Vidyasagar (18201891). En 2021 ĝi estis rebaptita la Premio Vidyasagar-Dinamoyee (kunhonore al lia edzino) kaj estas nun aljuĝata de la registara fako pri supera eduko kunlabore kun la nove establita Vidyasagar Academy (Akademio Vidyasagar). La 26-an de septembro 2021, okaze de la 201a naskiĝdatreveno de Ishwar Chandra Vidyasagar, la esperantista lingvisto Probal Dasgupta kaj tri samjaraj premiatoj en aliaj (sociaj kaj edukaj) terenoj tuŝitaj de la pioniraj strebadoj de Vidyasagar, ricevis la Premion Vidyasagar-Dinamoyee en la ejo de la akademio Vidyasagar en Kolkato. En tiu domo Vidyasagar mem loĝis en la finaj jaroj de sia vivo. Probal Dasgupta, studinta en la sanskrita kolegio (Kolkato), la dekana kolegio (Puneo) kaj la novjorka universitato, instruis lingvosciencon en la universitato de Kolkato, la dekana kolegio, la universitato de Hajderabado kaj la barata statistika instituto en Kolkato; de tiu lasta posteno li emeritiĝis en 2018. Esperanton li helpinstruis en 1978 kun David Jordan en la sanfranciska somera kursaro, kiu estis la praformo de NASK kaj en 1988 kun Marjorie Boulton en la barlastona somera kursaro. Liaj eldonaĵoj koncernantaj la lingvistikon inkluzivas The Otherness of English: India’s Auntie Tongue Syndrome (1993), Explorations in Indian Sociolinguistics (kun Jayant Lele kaj Rajendra Singh, 1995), After Etymology: Towards a Substantivist Linguistics (kun Alan Ford kaj Rajendra Singh, 2000), Inhabiting Human Languages: The Substantivist Visualization (2012), Kathaar Kriyaakarma (bengallingva: ‘La agadoj de la vortoj’, 1987), Chinna Kathaay Saajaaye Tarani (bengallingva: ’Sur boato ornamita per vortoj rompitaj’, 2011), Bhaashaar IPR 21/47
— paĝo 8 de la PDF —
Bindubisarga (’La cediloj kaj cirkumfleksoj de la homa lingvo’, 2012), Merur Praarthanaa: Bishuber Uttar (’La polusoj preĝas: la ekvatoro plenumas’, 2015). Liaj eldonaĵoj en Esperanto inkluzivas la poemaron Primico (tradukoj de poemoj de Rabindranath Tagore, 1977), Mi juna (tr. de aŭtobiografio de Manashi Dasgupta, 1989), Klera edzino (tr. de romano de Upendronath Ganggopaddhae, 1994), Dormanta hejmaro (tr. de romano de Manashi Dasgupta, 2006) kaj Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo (2011). Pere de Esperantaj pontotradukoj li bengaligis la kroatan infanromanon Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić de Ivana BrlićMažuranić (2006), la svedan teatraĵon Nemeza de Alfred Nobel (2014) kaj la finnan romanon Sep fratoj de Aleksis Kivi (2020). Dasgupta estas honora membro de la lingvistika societo de Usono jam de 2004. La barata konsilio pri la filozofia esplorado nomumis lin sia vizitprofesoro de la jaro por 2009. En 2012 estis aljuĝita al li la Premio Archana Chaudhuri de Bangiya Sahitya Parishad, la bengala literatura akademio. En 2006 li estis prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI-UEA. De 2007 ĝis 2013 li estis prezidanto de UEA. De 2016 ĝis 2022 li estas prezidanto de la Akademio de Esperanto. Intervjuo PD – Probal DASGUPTA RP – Radojica PETROVIĆ RP: Dankon ĉar vi konsentis pri la intervjuo kaj refojan gratulon pro la prestiĝa rekono al vi kaj, ĉi-pere, al Esperanto. La premiito-koniga teksto diras multon pri vi, via scienca laboro kaj via agado por Esperanto. Emovadanoj scias pri vi multon pli. Tamen, ĉu vi ŝatus aldoni ion pri vi, kion viaj E-movadaj konatoj kaj estimantoj eble ne konas? PD: Mi pensas, ke utilas atentigi pri la gastigado kaj pri Godelo (la aŭstra matematikisto Kurt Gödel, 1906-74). Dum multaj jaroj mi eseadis en la revuo Esperanto kaj aliloke pri la rolo de Esperantujo kiel kultivejo por modelaj rilatoj inter gastoj kaj gastigantoj. Nia komunumo vivas per siaj kongresoj kaj amasrenkontiĝoj kaj devigas nin senĉese praktiki la artojn gasti kaj gastigi. Hodiaŭ kreskegas la amasmigrado trans landlimoj kaj tiu demando fariĝis mondskale grava. Esperantujo devas pliprofundigi siajn komprenojn de la gastiga rilatado inter homaj komunumoj. IPR 21/48
— paĝo 9 de la PDF —
La matematikisto Godelo evoluigis la pensadon pri la rilatoj inter matematikaj lingvoj, precipe la rilato inter „objekta lingvo” priparolata kaj „metalingvo” priparolanta. Nian kultivadon de neŭtrale-homa lingvo ni prezentu kiel fasonadon de modela, home uzebla metalingvo, kiam ni alparolas sciencan publikon kleran pri la matematiko. Ĉi-terene mi prelegis kaj verkis en la bengala kaj esperas iam verki ankaŭ en Esperanto. RP: Kian rolon havas interligvistiko kaj esperantologio en via scienca laboro de lingvisto? PD: Esencan. La teorio de la vortfarado, la debato pri la participoj, tio kion De Hoog verkis pri la „tiom-kiomisma malsano” en Esperanto, la vidpunkto de Waringhien en Lingvo kaj vivo pri la intima rilato inter la adjektivoj kaj la verboj – ĉio ĉi forte influis miajn esplorojn pri tiuj fenomenoj en la bengala kaj aliaj lingvoj. Mi povus facile multigi ekzemplojn. RP: Ĉu viaj neesperantistaj kolegoj, lingvistoj aŭ alifakaj universitatanoj, akceptas kaj aprezas viajn rezultojn sur la tereno de interlingvistiko kaj esperantologio ĉar ili venas de la renoma profesoro Probal Dasgupta pli ol ili aldonas al la aprezo pri via laboro de lingvisto pro viaj atingoj de esperantisto? PD: Tio varias laŭ la regionoj. Kiel lingvisto mi estas pli konata en Barato ol alilande kaj la ĝenerala publiko en Barato malmulte konscias pri Esperanto. Tamen specife en la barata subŝtato Okcidenta Bengallando, kie mi loĝas inter miaj samlingvanoj, pioniroj kiel Lakshmiswar Sinha kaj Badal Sircar establis klaran publikan bildon pri Esperanto kaj tial oni aprezas ambaŭ flankojn. En Eŭropo kaj Ameriko, unuj konas la esperantistajn laborojn, aliaj la lingvistajn; tre malmultaj konscias pri ambaŭ. RP: Interlingvistiko ankoraŭ ne aperas en la oficiala lingvistiko kiel ĝia branĉo, tamen planlingvoj estas serioze traktataj en iuj gravaj lingvistikaj verkoj, ekz. The Cambridge Encyclopedia of Language de David Crystal (Cambridge University Press, 2010). Kiel vi vidas interlingvistikon inter (aŭ ekster?) la sistemo de lingvosciencoj? PD: Pli-malpli samtempe kun ĉi tiu intervjuo aperos en la faka revuo Linguistic Frontiers referaĵo, en kiu mi reliefigas la krize malklaran rilaton inter la scienca lingvistiko kaj la tradicia entrepreno leksikografia kaj gramatika. En ĉiuj modernaj socioj, la ŝtatoj kaj la eldonsistemoj oficiale mastrumas siajn lingvojn nur enkadre de tiu tradicia entrepreno. Miaopinie IPR 21/49
— paĝo 10 de la PDF —
tio nun nomata „interlingvistiko” devos forĝi novan identecon vidalvide al tiu ĉi ne ofte agnoskata krizo. Pri la natureco kaj artefariteco de lingvoj kaj aliaj studoj estas neglektita verko de la karmemora Vilmos Benczik, kiun ni nepre relegu, dum niaj Tezeoj serĉas ariadnajn fadenojn. Anstataŭ deziri por nia afero agnoskiĝon ĉe oficialaj lingvistikoj, ni traktu la krizan rilaton inter tiuj lingvistikoj kaj la socikulture oficialaj tradiciaĵoj. Kaj ni profitu de tiu krizo. RP: Ĉu vi konsideras vin adepto de certa lingvistika aliro? Aŭ, en kiu el la lingvistikaj skoloj vi sentas vin (plej) hejme? PD: Mi fasonis por mia loĝado propran tendon. Troviĝas apud ĝi la tendoj de miaj aliancanoj kaj studentoj. Ni nomas nin „substancistoj” kaj fojfoje jarkunvenas en telefonbudo. (Ĉi tiun metaforon mi ŝtelis el iama karikaturo de Stefan MacGill en Kontakto.) Eblas legi Loĝi en homaj lingvoj, sed tiu manifesto estas eksdata: abundas rezultoj novaj. Mi baldaŭ artikolos prie en Esperantologio/ Esperanto Studies. RP: Kiajn spurojn lasis la tradicia barata lingvoscienco en la moderna lingvistiko? Kiel nuntempaj lingvistoj, barataj kaj aliaj, rilatas al ĝi? PD: Mi verkis prie, sed nur angle: la respondo estas iom longa. Bv rigardi jenan blogan afiŝon: https://wp.me/p2Aw52-4i RP: Oni ofte riproĉas al Esperanto „troeŭropecon”, pro kiu ĝi estas multe pli malfacila por, ekzemple, koreoj aŭ ĉinoj ol por hispanoj aŭ slavoj. Kion pri lern(mal)faciligaj trajtoj de Esperanto por parolantoj de hind-eŭropaj lingvoj en Barato? Kaj por parolantoj de ne-hind-eŭropaj lingvoj en Barato? PD: Mi konstatis ke baratanoj parolantaj diversajn lingvojn same pene aŭ senpene lernas Esperanton. Inter la parolantoj de hindeŭropaj kaj nehindeŭropaj lingvoj ene de Barato mi tiurilate ne rimarkis diferencon en mia sperto de pli ol kvindek jaroj. IPR 21/410
— paĝo 11 de la PDF —
RP: Ĉu estas demando, kiun mi ne demandis, sed al kiu vi ŝatus respondi? PD: Ni supozu por momento, ke Esperanto treege longe restos en sia ne tre fortika niĉo en la ekosistemo de lingvoj en la mondo kaj ke la hegemonia rolo de la angla ne forvelkos. En tia perspektivo, kiamaniere ni laboru kaj varbu por Esperanto sen embarasiĝo? Diversaj taktikoj allogos diversajn laborantojn. Mi mem en la 90aj jaroj evoluigis la sloganon „internocia lingvo”. Pro sia vortera strukturo (skribi, skribilo, skribilaro k.s.) Esperanto unike ligas ĉiun nocion al najbaraj nocioj. Tio igas ĝin brila edukilo lige kun la kogna kresko. Ni prezentu ĝin kiel internocian laborilon lingvo-tipan, kiu kreas ponton inter la matematika precizeco kaj la nur-etna-lingva nebuleco. La lernantoj havas diversajn fortojn kaj malfortojn. Iuj timas la matematikon sed flue funkcias sur la lingva tereno. Ni diskonigu la fakton, ke eĉ al matematikofobiuloj ne malfacilas Esperanto kaj ke ĝi malnebuligas la kapon en la lernejoj. Tio kompreneble estas nur unu taktiko. Necesos tuta repertuaro por diverstipaj agantoj. Kunmetis: Radojica PETROVIĈ
Tuŝsenso kaj aliro al artĝuado de Aldo GRASSINI (Italio), prezidanto de Museo Tattile Statale Omero (Retejo: www.museoomero.it en tri lingvoj: itala, angla kaj Esperanto) Tuŝsensa Muzeo Homero troviĝas en Ancona (Italujo). Ĝi naskiĝis en 1993 kaj fariĝis ŝtata en 1999 per leĝo unuanime aprobita de la itala nacia Parlamento. En Muzeo Homero ne estas malpermesite tuŝi. Tio signifas, ke blinduloj tie rajtas vidi per-mane. Tie al ili oni ebligas travivi interesan kaj ĝojigan sperton per rekta kontakto kun mirigaj artaĵoj. Jen estas maniero realigi efektivan kulturan intergriĝon de homkategorio, la blinduloj, kiu fakte estas forigita disde grava kultura fako pro la ĝenerala malpermeso tuŝi muzeaĵojn kaj la neeblo iel malpezigi tiun mankon per utiligo de fotoj kaj televidaj kaj kinaj filmaĵoj. Muzeo Homero proponas skulptaĵojn, la ĉefajn majstraĵojn ekde la helena periodo ĝis nuntempo. La klasika skulptarto estas prezentita per perfektaj IPR 21/411
— paĝo 12 de la PDF —
kopioj realigitaj el la muldaĵoj de la originalaj verkoj. Nuntempa arto proponas verkojn nur originalajn de italaj majstroj. Muzeo Homero havas ankaŭ belegajn maketojn science realigitajn pri multaj mondfamaj monumentoj.
Krom redoni al blinduloj la rajton koni arton, ĉu Muzeo Homero ankaŭ sukcesas transdoni al ili la emociojn de pure estetika ĝuado? Pri tiu problemo oni diskutas de preskaŭ tri jarcentoj. La franca filozofo Diderot jam en la 18-a jarcento agnoskis, ke blinduloj povas per tuŝsenso koni konkretajn aĵojn, sed li dubis, ke ili ankaŭ aliras al estetika pritaksado. La spertado akirita de Muzeo Homero tute forigis tiun dubon. Kaj la afero fariĝis pli interesa: tuŝsenso apartenas al ĉiuj, ne nur al blinduloj. La tuŝsensa aliro al arto malkovras novan kaj malmulte esploratan vojon al plena ĝuado de art-emocioj. Kaj ni prilaboras tute novan estetikon koncerne tuŝsenson. Ĝenerale artĝuado postulas du elementojn: sensan kaj intelektan. Ambaŭ kreas plezuron, kaj ili perfekte intermiksiĝas. Ĉiaj sensperceptoj povas esti agrablaj aŭ malagrablaj. Ili ĉiuj povas stimuli intelektajn reagojn: konceptojn, pensojn, emociojn, sentojn, rememoraĵojn, kulturajn reeĥojn, kaj iliajn liberajn kombinaĵojn kaj IPR 21/412
— paĝo 13 de la PDF —
interrilatigojn. El tio fontas la intelekta plezuro de arto. Tio validas pri ĉiuj sensoj inkluzive de tuŝsenso. Ĉiuj sensoj havas sian specifecon kaj tio validas eĉ por tuŝsenso. Vidpovo kaj tuŝsenso estas la nuraj sensoj kapablaj percepti la formon de fizikaj aĵoj; sed koloroj apartenas nur al vidsenso. Kiuj kvalitoj estas percepteblaj nur per tuŝado? Pezo, temperaturo, konsisteco kaj la vastega gamo de iliaj nuancoj. Ili estas samsubtilaj kaj variaj kiel la nuancoj de aliaj sensoj. Rava povas esti ampleksa kolorstrukturo ĉe pentrarto aŭ de sonstrukturo ĉe muziko, sed same rava estas esplorado de diversglata surfaco el diversmola materio kaj diversvarma kontakto. Sed karesumado produktas tre intensan afekcian reagon. Ne eblas ne karesi tion, kion ni amas! La okulo bezonas malproksimon; inter ĝi kaj la aĵo rigardata ĉiam estas malplena spaco. Sed la mano nuligas tiun malplenaĵon. Subjekto kaj objekto fariĝas unuaĵo. Rekoni figuron per tuŝado postulas intelektan ekzercadon. Vidpovo estas sinteza, palpsenso estas analiza: ĝi devas image konstrui la bildon. Dek fingropintoj, kiuj perceptas po unu surfacan parteton, konstruas unu mensan bildon. Komparu tiun mensan funkcion kun puzlofara ludo. La permana bildkonstruado estas pli malrapida, sed ĝi aktivigas la intelekton kaj trejnas pensadon. Palpesplorado kunigas plezurojn de ektuŝo kaj de mensgimnastiko krom esti tre emocianta. Danke al Muzeo Homero blinduloj instruas vidantojn retrovi perditan senson, kompreni, ke ekzistas ankaŭ aliaj vojoj por aliri belecon kaj arton, ne nur la vidpovo. Kaj tion malkovris nuntempaj artistoj, kiuj multoble praktikas arton plursensan. Antaŭ la pandemio Muzeo Homero ricevis jare ĉ. 35 mil vizitantojn; vasta plimulto estis vidantoj, kiuj entuziasme scivolas tian sperton. Lernejoj kaj universitatoj interesiĝas pri tiu fenomeno kaj multaj muzeoj jam komencis iel realigi tuŝeblajn itinerojn. IPR 21/413
— paĝo 14 de la PDF —
IKON – lingvo de ikonoj de Teddy NEE (Tajvano) kaj Cesco REALE (Svislando) Teddy Nee estas poliglota inĝeniero, jutubisto kaj komunikadresponsulo ĉe KomunIKON. Cesco Reale estas ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, kunorganizanto de la Monda Poliglota Kunveno kaj fondinto de KomunIKON.
Desegnaĵo de Sandra STAUFER Problemoj en skriba komunikado Esti en fremda lando, kie vi ne bone legas la lingvon, povas esti malfacile. Surstrate, vi kutime povas vidi afiŝojn, afiŝtabulojn kaj ŝildojn, ĉiujn verkitajn en fremda lingvo, kiun vi ne bone komprenas. Iafoje povus timigi ne scii la mesaĝon malantaŭ ĉiuj tiuj vortoj en la fremda lingvo. Ĝi povas esti grava mesaĝo, kiel „Neniu eniru aŭ monpuno”, „Kontaktu 911 se vi bezonas helpon” aŭ „La policejo estas 100 metrojn de ĉi tie”. Miskomunikado ne okazas nur al vojaĝantoj, sed ankaŭ al aliaj homgrupoj, kiel elmigrintoj kaj migrintaj laboristoj. Kio okazas, se la miskomunikado estas pri pli grava situacio, kiel pri prevento de kovim-19? La registaro malfacile komunikas al tiuj, kiuj ne bone komprenas la lingvon uzatan de la registaro. IPR 21/414
— paĝo 15 de la PDF —
Propono por plibonigi skriban komunikadon per ikona lingvo Grupo de volontuloj el Svislando kaj tutmondo komencis projekton, kiu nomiĝas KomunIKON (http://www.komunikon.com/) kaj disvolvas IKON, kiu estas internacia vida lingvo, en kiu multaj frazoj, vortoj kaj konceptoj povas esti esprimitaj per ikonoj, irante unu paŝon preter emoĝioj. Uzoj IKON povas esti uzata por reklamoj, sloganoj, en retejoj aŭ butikoj, kie ajn vi bezonas skribi mesaĝon al publiko, kiu ne havas komunan lingvon kun vi. Ikonoj estas uzataj por plibonigi la komprenivon de homoj, kiuj ne povas legi tiun mesaĝon aŭ ne havas kompletan komprenon pri ĝi, precipe infanoj, analfabetoj, migrintoj, turistoj kaj handikapuloj.
Karakterizaĵoj La gvidlinioj kaj filozofio malantaŭ la kreo de IKON estas jenaj: Internacia: ikonoj devas esti kompreneblaj tra diversaj landoj kaj lingvoj. Inkluziva: piktogramoj devas respekti diversecojn, kiel sekso, seksa orientiĝo, etnoj, haŭtkoloroj ktp. Homcentra: la koncepto de „homo” estas prezentita en multaj ikonoj, kiel mi, vi, patro, patrino ktp. Estontece ni povus aldoni ikonojn por bestoj, plantoj, eksterteruloj kaj pli. Preciza: ĉiu ikono devas havi bone difinitan signifon, kiel en vortaro. Komparu „aŭdi” (maldekstre) kaj „aŭskulti” (dekstre) en la suba bildo.
Kompleta: ĉiuj gravaj signifoj povas esti reprezentataj per almenaŭ unu ikono por ke homoj povu sin esprimi efike. Necenzurita: ne estas malpermeso de vulgaraj, sekse eksplicitaj, perfortaj kaj ofendaj ikonoj, kiel en iu ajn reala lingvo. Malpermesoj povas esti en la forumoj, ne en la lingvo mem. Ni ne volas esti kiel George Orwell-a Novlingvo en la romano Mil naŭcent okdek kvar. IPR 21/415
— paĝo 16 de la PDF —
Kongrua: se ikonemo X havas certan signifon Y en ikono Z, la ikonemo X devas konservi la saman signifon Y en ĉiu ikono. (Ikonemo estas la minimuma parto de ikono kiu havas iun signifon, analogie al morfemo, fonemo ktp). Travidebla: ikonoj devas esti komprenataj kiel eble plej facile de plej multaj homoj. Amastestata: ikonoj devas esti provataj de la komunumo, ni uzas ilon nomatan ikonmezurilo, disvolvita de la Universitato de Ĝenevo. Ekzemplaj frazoj Ĉi-sube vi povas vidi iujn el la frazoj, kiujn ni ellaboris por niaj klientoj. Bonvolu memori, ke la IKON-lingvo estas tre fleksebla, do la gramatikaj klarigoj, kiujn ni proponas ĉi tie, celas montri iujn ideojn malantaŭ niaj ikonoj, sed ili ne estas rigidaj reguloj lernendaj, ĉiu povas uzi la lingvon laŭ sia prefero, se tio sukcesas komprenigi la ricevanton. Jen frazo ikona, provu diveni ĝian signifon, antaŭ ol daŭrigi la legadon:
La signifo estas „KomunIKON serĉas vin!”. Unue, ni vidas la logotipon de KomunIKON kiel la subjekto, sekva estas unu persono kiu serĉas la bluan pilkon, kaj la lasta ikono signifas „vi”. Nun provu kompreni tiun duan frazon:
La ikonoj supre signifas „Mi amas aŭskulti muzikon”. En la ikono por „aŭskulti”, la mano emfazas la aktivan konduton de la aŭskultanto, dum la ikono por „aŭdi” (malpli aktiva ago) ne montras la manon. IPR 21/416
— paĝo 17 de la PDF —
Nun provu diveni la lastan frazon:
Miaj lingvaj limoj estas miaj mondaj limoj. Jen parafrazo de la fama frazo verkita de la filozofo Ludwig Wittgenstein: „Die Grenzen meiner Sprache bedeuten die Grenzen meiner Welt” (La limoj de mia lingvo signifas la limojn de mia mondo). En ĉi tiu frazo „mia” havas bluan randon por indiki, ke ĝi estas adjektivo (poseda pronomo) kaj ne la pronomo „mi”. La ikono „lingvo” reprezentas buŝan, skriban kaj signan lingvon; por signolingvo ni montras fingroliterojn anstataŭ verajn signojn de signolingvo, ĉar ĉi-lastaj estus pli malfacile reprezenteblaj kaj kompreneblaj. La ikono „limoj” havas duoblan randon por indiki pluralon. Se vi volas malkovri plie, kunlabori kun ni aŭ kontakti nin, vizitu nian retejon www.komunikon.com.
La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo kiel eduka animacio de Alessandra MADELLA (Italio) En oktobro 2021 jam preskaŭ 2800 homoj spektis la animacion en Esperanto „La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo” en la jutuba kanalo de UEA, t.e. UEAviva. Temas pri samideana teamo de tri superherooj: Saĝa Steleto kun sia verda stelo kaj paca ĉielarka tapiŝo; la tre pova Verda Serpentino, kiu vivis pli ol mil jarojn parte home kaj parte serpente; kaj la vigla kaj kuraĝa Joga Bubo, kiu uzas la baratan tradician IPR 21/417
— paĝo 18 de la PDF —
arton por komuniki telepatie. Iliaj malamikoj estas krokodiloj, serpentoj kaj la belega Reĝino de la Nokto, kiu volas veneni la Parfuman Panteron de Dionizo por forviŝi la kulturan kaj biologian diversecon de la mondo. Grekaj dioj, ĉinaj legendoj kaj fantaziaj bestoj de la eŭropa mezepoko sekvas unu la alian en la rakonto. Per ĉarmaj roluloj kaj facile memoreblaj frazoj, la animacio klopodas tuŝi kelkajn el la plej gravaj temoj por Esperanto nun kaj samtempe prezenti la eblan pacan kunvivadon de malsamaj kulturoj kaj vivmanieroj. En tiu ĉi eseo, mi montros precipe kiel ĝi havis edukan rolon por la membroj de la Esperanto-Grupo „Giorgio Canuto” de Parmo, kiuj aktive kunlaboris por realigi ĝin, sed ankaŭ por la samideanoj de amikaj kluboj, kiuj helpis nin traduki ĝin al siaj lingvoj. Mi same opinias, ke ĝi povus kontribui al la lernado de Esperanto kaj al la varbado pri ĝi preskaŭ en ĉiuj partoj de la mondo. Unue gravas la historio de ĝia kreado, kiu povas doni kuraĝon al multe da homoj kaj esti imitata fare de ili. Mi fakte realigis la animacion per senpage elŝuteblaj programoj, simpla komputilo kaj muso dum la plej malfacilaj monatoj de la pandemio. Tiam en Italio estis tre striktaj reguloj kaj ne eblis libere renkontiĝi kun aliaj homoj aŭ instrui ĉeestajn lecionojn de Esperanto. En iu maniero, do, la animacio mem nature prenis sur sin tiun alimaniere neeblan edukan rolon. Mi kutime invitis samideanon aŭ samideaninon viziti min individue hejme kaj montris la partojn, kiujn mi jam faris sur mia komputilo, por ke li aŭ ŝi povu havi pli klaran ideon pri la tuta laboro. Estis tre grave por mi vidi iliajn reagojn kaj aŭdi iliajn sugestojn. Kelkfoje ili eĉ havis spontanan komenton aŭ ideon, kiu iĝis parto de la rakonto. Ekzemple, mia amikino Patrizia, kiu mem instruas jogon, plurfoje vizitis nin kaj multe kontribuis al la karaktero de tiu rolulo per siaj fakaj klarigoj kaj eĉ ŝercoj. Ŝia edzo, Fall Papa Ngalgou, aŭdinte de ŝi, ke mi interesiĝis pri afrikaj fabeloj, dum siaj laboraj vojaĝoj surbendigis por mi du longajn rakontojn laŭ maniero de senegalaj profesiaj rakontistoj. Ankaŭ tiu kultura kunlaboro iĝis grava fono de la animacio. Kutime mi faris la desegnaĵojn nur post kiam mi sukcesis registri la voĉojn de la roluloj, por ke la bildoj pli bone akordiĝu kun la parolaj tempoj. Homoj sin ekzercis plurfoje diri la frazojn antaŭe kaj mi ofte ŝanĝis ilin, kiam IPR 21/418
— paĝo 19 de la PDF —
mi fine konstatis, ke ili estas tro malfacile prononceblaj. La rezulto de tiu laboro estas, ke la frazoj mem akiris plaĉan ritmon kaj estas facile memoreblaj. Mi opinias, ke tio multe kontribuas al la sukceso de la animacio kaj al ĝia uzebleco en instruado. Gravas ankaŭ la fakto, ke la itala prononco estas eble sufiĉe klara kaj komprenebla por multe da samideanoj en la mondo. Anna Löwenstein alŝutis mian animacion al sia retejo uea.facila kiel mez-facilan filmeton kaj multe ĝojigis min, kiam Luis Obando rakontis, ke studentoj jam uzas ĝin en Esperanto-kursoj por lerni novajn vortojn. Ĝi ne estas, fakte, animacio kreata per atenta gradigo de la vortprovizo, kiel estis ekzemple Mazi en Gondolando, unue elpensita por la anglaj kursoj de BBC. Sed ĝi havas kelkajn ecojn de la tiel diritaj „aŭtentikaj dokumentoj”, kiuj nun estas iĝantaj modaj en la instruado de la franca kaj la angla, ankaŭ por alkutimigi al la malsamaj postkoloniaj prononcoj, ĉiam pli gravaj en la labormerkato. Alia Esperanta animacio povus esti farota estonte se pensi pli multe en tiuj ĉi terminoj kaj kunmeti prononcojn de malsamaj lokoj eĉ pli ofte ol kiom mi faris por Saĝa Steleto. Esperanta prononco, neniam tute perfekta, estis ĉiam praktike invito al atenta aŭskultado de la aliaj kaj en tio ni povas ja vidi mond-gravan edukan avantaĝon, kompare kun la grandaj lingvoj, kiuj nur nun komencas konkrete atenti pri la problemo. Fine mi volas emfazi la gravan rolon, kiun tradukado de la subtitoloj de la animacio ludis kiel formo de edukado. La gestudentoj de panjo, kiuj estis ankaŭ la unuaj roluloj, unue tradukis la animacion al la itala. Temis pri hejmtasko kaj klas-ekzercado dum la Esperanto-kursoj. Poste la klubanoj de nia franca ĝemela klubo de Hérouville-Caen en Normandio faris por ni la francajn subtitolojn kaj la klubo de Saitama en Japanio helpis nin per la japanaj. En ĉiuj kazoj sekvis interesaj diskutoj kaj komparoj kun la itala kulturo, kiuj estis fascinaj kaj pensigaj por ni ĉiuj. Tiel montriĝis, ke estas loko por Esperanta animacio, kreita origine en la internacia lingvo per samideana kunlaboro, kiu povas prezenti ankaŭ iom profundajn ideojn, sed en maniero klara kaj akceptebla por multaj kulturoj. Tiu kunlaboro certe povas altigi la edukan valoron de mia animacio kaj eblaj similaj klopodoj. IPR 21/419
— paĝo 20 de la PDF —
„La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo” – Intervjuo kun Cécilia & Maximilien Guérin de Alessandra MADELLA (Italio) Cecilia kaj Maksimiliano Gverino lastatempe publikigis ĉarman du-lingvan libreton en la franca kaj E-o pri eta krokodilo, kiu, sekvante verdan stelon, fuĝas el bestoĝardeno, amikiĝas kun birdego kaj kun la nova kunulo alvenas al urbo, kie por la unua fojo li vidas falantan neĝon. Publikigis ĝin la pariza eldonejo L’Harmattan, kiu havas longan historion de kunlaboro kun E-o. En tiu ĉi intervjuo, Cecilia kaj Maksimiliano afable konsentis respondi al miaj demandoj pri sia libro kaj estontaj projektoj. Ĉu vi povas diri al ni ion pri vi mem? Ni geedziĝis antaŭ pluraj jaroj. Cecilia estas instruistino en baza lernejo kaj mi [Maksimiliano] estas universitata esploristo pri lingvistiko. Kial vi decidis verki libron por infanoj en Esperanto? Ni volis krei originalan rakonton, kiu transdonas la Esperanto-valorojn. La ĉefa celo estis verki metaforan rakonton pri la Esperanto-historio. Ĉi tiu libro celis starigi transgeneracian ligilon inter Esperanto-parolantoj kaj iliaj infanoj aŭ nepoj. En la kolekto de L’Harmattan-Jeunesse estas ankaŭ aliaj libroj en du lingvoj. Kiel vi pensas pri tio, ke dulingvaj libroj estas iĝantaj tiel modaj nun? Fakte, ni ne pripensis tiun fenomenon. Sed, estas bone, ĉar tio permesas estigi pli da diverseco.
IPR 21/420
— paĝo 21 de la PDF —
Kial, laŭ vi, dulingvaj libroj estas precipe gravaj por Esperanto? Tiaj libroj povas esti gravaj por la lernantoj (kiuj lernas E-on aŭ kiuj lernas la francan). Ili ankaŭ povas esti utilaj por daŭrigi la ligilon inter pluraj generacioj de E-parolantoj. Kiun ideon vi pensas, ke L’Harmattan volas prezenti per tiu ĉi kolekto? Nur la eldonejo aŭ la kolektestro povus klare respondi al tiu demando. Laŭ la prezento de la kolekto: „Por la junularo, ni adoptas kreeman, noveman pedagogion…, sed ni ankaŭ celas poeziajn rakontojn, novajn aspektojn…, sen didaktika pretendo.” Mi vidis, ke Maksimiliano, interalie, tradukis „La Eta Princo” al la volofa lingvo (kiu estas parolata ĉefe en Senegalo, Gambio kaj Maŭritanio). Kiel viaj antaŭaj spertoj en tradukado kaj eldonado helpis vin por „La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo”? Fakte, la laboroj estas tre malsamaj, estas malfacile kompari la tradukadon de „La Eta Princo” al la volofa lingvo kun la verkado de „La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo”. Tamen, miaj antaŭaj spertoj pri libro-verkado kaj la rilatoj kun eldonejoj iom helpis nin. Estis pli facile trovi eldonejon kaj interparoli kun ĝi. Kiel estas la kunlaboro inter artistino-literaturistino kaj lingvisto pri libro por infanoj? Nia kunlaborado estis interesa, sed iom ĥaosa. Ni ekvidis, ke niaj labormanieroj estas malsamaj. La „maturiĝtempo” de Cecilia estis pli longa, dum mia laborado estis pli koncentrita. Ni ŝatis konfronti niajn respektivajn emojn por atingi komunan projekton. Kiun artan stilon vi elektis por la ilustraĵoj? Mi [Cecilia] ne antaŭvidis elekton. Mi provis plurajn stilojn kaj teknikojn. Mi emas naivan arton, do la desegnaĵoj sekvas kelkajn principojn de tiu stilo. La libro estas filozofia fabelo, do la stilo de la ilustraĵoj akordiĝas kun la rakonto. Fakte, la bildoj havas du perceptonivelojn: oni povas pensi, ke infano faris ilin, sed ili estas desegnitaj de plenkreskulo. Estas la samaj niveloj en la rakonto: fabelo por infanoj, sed ankaŭ alegorio de la Esperantohistorio por plenkreskuloj. IPR 21/421
— paĝo 22 de la PDF —
Estas amuze, ke vi elektis etan krokodilon, kiu trovas esperon en verda stelo. Kiel vi ekhavis la ideon pri la rakonto? Fundamente, ni volis verki libron, kiu rakontas la historion de Esperanto. Kadre de tio, La Eta Krokodilo, la Verda Stelo kaj pluraj aliaj rakonteroj havas metaforajn valorojn. La vojaĝo de La Eta Krokodilo simbolas la historion de la movado ĝis la forpaso de L. L. Zamenhof. Kion la neĝo signifas en via rakonto laŭ vi? La neĝo signifas multe da aferoj, laŭ la legadnivelo. Unue, ĝi povas simboli la iom frenezajn revojn. Ĝi ankaŭ elvokas Varsovion. La unuiĝo de la neĝeroj simbolas la solidarecon inter popoloj; ĉi tio estas la celo de La Eta Krokodilo fuĝanta el la bestoĝardeno. Aliaj legantoj povus vidi aliajn aĵojn, alimaniere percepti ilin. Tio estas la intereso de naiva rakonto: ĉiu povas eltiri la profundecon, kiun li aŭ ŝi ŝatas, ĉiu estas libera vidi siajn proprajn simbolojn. Kiom grave estas pretigi poeziemajn rakontojn por Esperanto-parolantaj infanoj? Estas tiaj rakontoj, kiuj kortuŝis min, kiam mi [Cecilia] estis infano. Mi ŝatis rakontojn kun naiva kaj sonĝa mondo aŭ vojaĝo. Ni deziris krei ion por redoni tiun emon al Esperanto-parolantaj infanoj. L’Harmattan havas longan historion de kunlaboro kun Esperanto. Kiel grava estis tiu ĉi konscio por vi kaj por la eldonejo? Ekde la komenco de nia projekto, ni deziris eldonigi la libron per tiu eldonejo pro tiu estinteco. Ni estas feliĉaj, ke ili akceptis publikigi ĝin. Kiel grave estis por vi prezenti ion pri Esperanto mem ĉe la fino? La celo estis permesi al la legantoj pli facile vidi la simbolaron de la libro. Tio permesis al la ne-Esperanto-parolantoj kaj al la infanoj lerni parton de la movada historio. Mi ŝatis vian prezenton de „Esperantio”. Kiel vi decidis verki ĝin tiel? Ni celis koncizigi la historion de la komenco de Esperanto, aperigante la eventojn, kiuj ŝajnis al ni la plej memorindaj; eventoj, kiuj estis metafore reprenitaj en la rakonto. Ni volis ne tro longan tekston, sed sufiĉe klaran. Kion vi esperas, ke infanoj prenu, ĝuu kaj memoru el via libro? IPR 21/422
— paĝo 23 de la PDF —
Unue, ni esperas, ke ili memoru agrablan tempon de legado. Ni plie esperas, ke ili identiĝu kun la krokodilo, kaj ke ili estu kortuŝitaj de la valoroj de solidareco, amikeco, libereco kaj espero. Tiu rakonto povas esti revigema. Ĝi ankaŭ celas veki, inter ne-Esperanto-parolantoj, intereson por Esperanto. Kiel tiu ĉi libro povus esti uzata por Esperanto-instruado? Tiu ĉi libro permesas ellabori lingvajn kompetentecojn. Pri la komprenado, la dulingva teksto permesas adaptiĝi al la diversaj niveloj de la lernantoj. Ekzemple, oni povas imagi, por komencantoj, uzi nur la ilustraĵojn, kaj la instruisto diras/legas nur unu frazon por rakonti tion, kio okazas. Por mezniveluloj, oni eble povas plilabori la Esperanto-tekston, rilate al la franca versio. Por altniveluloj, oni povas labori pli pri la stilo aŭ la literatura parto de la libro. Koncerne paroladon (kaj skribadon), oni povas proponi simpligitan reesprimadon de la teksto, ĉar la ilustraĵoj povas subteni la memoradon. Plie, ĉar la naiva stilo taŭgas, oni povas sin demandi pri la deziroj de la roluloj. La instruisto ankaŭ povas uzi la libron por labori pri emocioj. Pri konversacio, la instruisto povas proponi ludi la dialogojn, ĉu skeĉe, ĉu pli simple uzante (paperajn) pupojn de la libroroluloj. Fine, la libro povas esti uzebla por prezenti kulturajn aspektojn de Esperanto al lernantoj. Ĉu vi ŝatus fari plian libron kune? Jes, ni jam pripensis la ideon. Tamen, ni certe havos alian labororganizadon por akordigi niajn malsamajn labormanierojn. Kiuj estas viaj projektoj? Ĉu ankaŭ ili rilatas al Esperanto? Nia sekvonta projekto estus ankaŭ dulingva libro (Esperanto-franca). Nia kato estis ĵaluza pro nia elekto de krokodilo. Do, eble estus rakonto pri nigra kato… Ĉu vi volas aldoni ion, pri kio mi ne parolis? Ni deziras belan kaj agrablan momenton de legado al ĉiuj, infanoj kaj plenkreskuloj. Ni esperas, ke vi estos kortuŝitaj de la mondo de la libro. Bonan vojaĝon kun La Eta Krokodilo!
IPR 21/423
— paĝo 24 de la PDF —
El la landoj kaj sekcioj… Francio La 7-a Esperanto-staĝo en METABIEF – 15.8 – 21.8. 2021 La staĝo, organizita, same kiel la lastan jaron, de la klubo „Esperanto Chalonnais” sub la gvidado de Anne-Marie Ferrier, okazis meze de aŭgusto 2021-a en la vilaĝo Métabief. Ĉar la koronvirusa pandemio daŭris kun pli rigoraj kondiĉoj, la partoprenantoj devis havi sanatestilojn por havi permeson partopreni en la aranĝo. Kunvenis 25 geesperantistoj, plejparte francoj el diversaj regionoj kaj unu geedza paro el Svislando. Bona ideo estis, ke ĉiu alportis ion el sia regiono. Do, dum la kafopaŭzoj ni povis ĝui diversajn frandaĵojn kaj aperitive ni gustumis plurajn specojn de vinoj kaj fromaĝoj. Bongustis ankaŭ prunoj el nia ĝardeno. Ĉiutage ni bone kaj ĝissate manĝis. Kiel kutime, matene kaj antaŭ la vespermanĝoj okazis E-kursoj. Michel Dechy instruis ĉefe pere de bild-rakontoj, bildoj kaj gazet-artikoloj. La lernantoj ŝatis roli en la aventuroj de Tinĉjo en Tibeto, la preferata albumo de Hergé mem. Michel Dechy prezentis Esperanton en VTF (Vilaĝo, Turismo, Familio) antaŭ dudeko da gejunuloj kaj gepatroj. Ankaŭ pluraj esperantistoj ĉeestis la prelegon. La unuan vesperon li prezentis la verkon de Hergé, serion de 24 albumoj de la Aventuroj de Tinĉjo kaj Miluĉjo. Jacqueline Poux instruis aparte al du virinoj, kiuj jam havis bazajn sciojn pri la lingvo, sed kiuj deziris perfektiĝi pri Esperanto. La konversacian E-kurson gvidis Catherine Kremer. Ŝi mem priskribis la manieron prezenti sian kurson: Mi zorgis pri la kurso B. Mia rolo estis paroligi la partoprenantojn. En mia grupo ĉeestis ok interesatoj. Paroligi homojn ne ĉiam estas facile. La unuan tagon ni prezentis nin: kiu mi estas, de kie mi venas, kion mi ŝatas fari (hobiojn), kio estas mia profesio… Tre rapide la homoj interparolis. Mi tutsimple petis, ke ili prezentu al ni temon, kiun ili plej ŝatas. Kiu parolis pri kio: Max donis al ni pikardan recepton – mi notis ĉion kaj provos fari ĝin hejme! Paŭlo prezentis al ni la metodon por krei ĉampanon. Belege! Ĉefe, ke li alportis ĉion (t.e. ĉampanon kaj rozkolorajn biskvitojn el „Reims”) por ke ĉiuj profitu bonegan aperitivon! Thérèse parolis al ni pri sia infaneco rolante kiel „fratino Paŭlino”. Christian rakontis al ni kiamaniere li transformis simplan urban ĝardenon en fruktodonan legomĝardenon. Ni nomis la diversajn ilojn, la legomojn ktp. Tre kortuŝa priskribo de „Constantine” en Alĝerio faris Jeanine helpate de Josiane. Ili vojaĝigis nin en apartan etoson. Unu rakontis, la alia desegnis la mapon de IPR 21/424
— paĝo 25 de la PDF —
„La Roko” kun la pontoj ktp. Isabelle klarigis al ni, kial „Paray-Le-Morial” estas vojo al paradizo. Ŝi parolis al ni pri „Notre-Dame de Romay”. JeanPaul rakontis pri sia unua renkonto kun Esperanto. Bernard intervenis por paroli pri la projekto „Common Voice”. Floreal kaj Liba alvenis iom pli poste. Liba, kiel kutime, fotis kaj Floreal fariĝis nia kontrolisto pri la bona uzo de kelkaj vortoj – ni ne plu bezonis vortaron! Mi vere dankas al la tuta grupo! Mi denove multe lernis danke al ĉiuj kaj en agrabla etoso. Post la tagmanĝo okazis piedirado en la montaro Ĵuraso, vizitoj de la kastelo Le Château de Joux, de mueleja muzeo, de distilejo en Pontarlier kun gustumado, de ekspozicio pri fabrikado de fromaĝoj kaj veturado per turisma trajno. Vespere ni ludis tabloludojn kaj dancis. Dieter Rooke rememorigis la 100jariĝon de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) kaj Martine Demouy prezentis bildojn kaj rakontis pri vizito al la regiono de Fukuŝima kaj montris la domon de esperantistoj Jacugatake. Ĉiuj estis kontentaj kaj tre feliĉaj povinte denove renkontiĝi kaj ĝui agrablan semajnon en tiu montara loko de la ĵurasa regiono. Dankon al la organizantoj! Liba GABALDA
Hungario Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill, iama prezidanto de ILEI Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2021 estas aljuĝita al: Stefan MacGill. Stefan Clive MacGill naskiĝis la 5-an de oktobro 1948 en Nov-Zelando, tamen ekde 1986 li vivas en Hungario. Stefan lernis Esperanton denaske de sia patro, David MacGill, kiu instigis al sia patrino eklerni la lingvon. Liaj tri filinoj parolas Esperanton; do temas pri kvar-generacia esperantisteco en la familio. Profesia esperantisto Stefan studis pri la fako geografio en Nov-Zelando kaj en 1974 li akiris instruistan diplomon por instrui en elementaj lernejoj. En 1976 li translokiĝis al Roterdamo por volontuli en la Centra Oficejo (CO) de UEA. De 1977 ĝis 1986 li laboris kiel oficisto, de 1980 ĝis 1984 kiel la direktoro de la CO. De 1976 ĝis 1986 li estis redaktoro de la Jarlibro de UEA. Krome, de 1978 ĝis 1986 li estis ankaŭ teknika redaktoro de la revuo Kontakto. De 1986 ĝis 1996 kaj denove inter 2000 kaj 2013 li redaktis la gazeton Juna Amiko. En 1989 li komencis profesie okupiĝi pri verkado de help-tekstoj por komputilaj IPR 21/425
— paĝo 26 de la PDF —
programoj; en 2012 li emeritiĝis, sed lia sperto plu speguliĝas en la diversaj gvidiloj, kiujn li daŭre produktas por la Esperanto-movado. Longjara internacia aganto Stefan kunfondis la Esperantan Junularan Asocion de Nov-Zelando, en 1964. Li poste prezidis aŭ vic-prezidis tri el la plej grandaj Esperanto-organizaĵoj: en 1977 li fariĝis vicprezidanto kaj sekve, en 1979 kaj 1980, prezidanto de TEJO. Lia ĉefa projekto dum 1980 estis la realigo de la unua seminario de TEJO, kiu ricevis financan kaj organizan subtenon de la Eŭropa Junulara Fonduso (EJF). Post tio okazis regule multaj dekoj da subtenataj seminarioj, kiuj kune envenigis al TEJO multajn centojn da miloj da eŭroj. De 1989 ĝis 1992 li estis vicprezidanto de ILEI, de 1992 ĝis 1994 kaj denove inter 2009 kaj 2013 li estis prezidanto de ILEI. Elektita en 2013 kiel vicprezidanto de UEA, li estis reelektita en 2016 por dua trijara oficperiodo. Inter januaro kaj marto 2017 li ankaŭ estis provizora redaktoro de la revuo Esperanto. En 2019 li estis elektita komitatano C en la Komitato, posteno, kiun li okupos ĝis aŭgusto 2022. Nemava verkisto Krom la riĉa agado kiel aktivulo, Stefan estas ankaŭ verkisto: https://mallonge.net/MacGill. Sub lia nomo aperis „Tendaraj Tagoj”, „La Laŭta Vekhorloĝo”, „Tridek Roluloj”, „Streĉ’ eĉ, Steĉj-skeĉ’!”, „Pordoj”, „Okulo”, „Nemave Edifi” (FEL, 2007), la teatraĵo „Aŭto-mato” (Beletra Almanako, n-ro 2, 2008) kaj aliaj. Senlaca organizanto Ekde la ĉesigo de la papera Jarlibro de UEA en 2019, Stefan okupiĝas pri la arigo de informoj, kiun UEA devus transdoni kiel same per la Jarlibro. Li tenas kontaktojn kun ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj de UEA kaj landaj sekcioj de ILEI kaj TEJO. Pro tiu agado li estis nomumita de la Estraro de UEA komisiito pri Rilatoj kun Membro-organizoj (Landa Agado), laboro, kiun li elstare plenumas. La arigo de informoj rezultigis serion de dokumentoj nomatan Landa Parad’, dividitaj laŭ mondopartoj. La aktualaj versioj de tiuj dokumentoj estas en la „Retejo por Aktivuloj” de UEA (aktivulo.net). Krom tio Stefan ankaŭ agis kiel komisiito pri Aktivula Maturigo (AMO), zorgante pri pluraj dekoj da AMO-seminarioj. Li ankaŭ respondecas pri EKO (Esperigaj Komunikoj), serio de komunikoj de la Esperanto-Movado.
IPR 21/426
— paĝo 27 de la PDF —
Meritoplena ricevanto de la Premio Deguĉi Temas pri strukturaj agadoj, kiuj fortigas kaj tenas la reton inter diversaj instancoj de la movado, ekde individuoj ĝis asocioj. Pro tiomaj sindediĉo kaj Esperanto-kariero li estas meritoplena por la Premio Deguĉi. Noto: enhavo adaptita el la Esperanta Vikipedio: 300 000+ artikoloj en 2021. Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA. N-ro 970
Italio Marŝado por Paco kaj Frateco La 10-an de oktobro, homtorento, ĉirkaŭ 30.000 personoj (kaj ankaŭ kelkaj hundoj ), venantaj el la tuta Italujo kaj multaj eĉ el eksterlando, malgraŭ la timo de la pandemio, prenantaj la necesajn singardaĵojn, partoprenis en la Marŝado por Paco kaj Frateco. Amasa partopreno, precipe de junuloj, lokaj aŭtoritatoj kaj asocioj. De la ĝardenoj de la Frontono de Perugia, kie Aldo Capitini*, antaŭ 60 jaroj, la 24-an de septembro 1961, organizis la unuan Marŝadon, ankaŭ ĉi-jare serpentumis, ĝis la Rocca Maggiore de Assisi-Asizo, 24-25 km-oj de marŝado. Do la Marŝado okazis de la naskiĝloko de Capitini ĝis tiu de Sankta Francisko**. (Kompreneble estis tiuj, kiuj preferis malpli longan irvojon kaj ekiris de la Ponto St. Giovanni aŭ, eĉ pli mallongan, de Bastia Umbra). „Mi prizorgas” („I care”) „elverŝi, adapti mian koron al aliaj”. Ĉi tio estas la „slogano”, kiun la organizantoj elektis por la Marŝado de la Paco 2021. Kial? Ĉar necesas sindevigo de ĉiuj por solvi la gravajn problemojn, kiujn ni nun havas kaj kiuj prezentiĝas minace ĉe la horizonto. IPR 21/427
— paĝo 28 de la PDF —
Ni aliĝu kaj prizorgu la aliajn, la rajtojn de ĉiu vivanta estulo, precipe de la novaj generacioj, de la lernejo, de la komuna bono, de la plej malriĉaj kaj vundeblaj, de la naturo, de nia planedo por mildigi la klimatajn ŝanĝojn… La prezidanto de la Itala Respubliko, Sergio Mattarella, en mesaĝo al Flavio Lotti, kunordiganto de la iniciata komitato de la Marŝado, deklaris: „La Marŝado de Paco Perugia – Assisi denove estas signo de espero. La valoroj, kiuj ĝin inspiras, kaj la partopreno, kiun ĝi denove stimulas, estas valoraj rimedoj en nia tempo de ŝanĝoj, sed ankaŭ de respondeco … „. * Aldo Capitini (Perugia-Peruĝo 1899.12.23-1968.10.19) estis filozofo, politikisto, kontraŭ-faŝisto, poeto kaj edukisto. Li estis unu el la unuaj, en Italujo, kiuj komprenis kaj teoriigis la neperfortan penson de Gandhi, tial li estas nomita „la itala Gandhi”. ** Sankta Francisko (Assisi-Asizo, 1182-1226.10.03), patrono de Italujo, estas konata kiel „Poverello di Assisi” t.e. „Malriĉulo de Asizo”, pro sia elekto seniĝi je ĉiu materia posedaĵo. Danke al la „Cantico delle Creature” t.e. „Kantiko de la Kreitaĵoj” li estis ankaŭ unu el la pioniroj de la itala literatura tradicio. Filo de komercisto, li estis gaja kaj ege verva junulo, kiu revis pri grandaj aferoj por sia estonteco kaj serĉis gloron per militaj entreprenoj, ĝis li komprenis devi servi nur la Sinjoron, kiun li renkontis en la malriĉuloj. Forlasinte la familion kaj ĉiujn havaĵojn, li predikis la Evangelion kaj travagadis Italujon. Li vizitis Egiptujon por renkonti la tiaman sultanon por dialogi kun li. En Italujo alkuris multenombraj homamasoj kaj disĉiploj, kiujn li nomis fratoj. Li fondis tri franciskanajn ordenojn. Filomena CANZANO IPR 21/428
— paĝo 29 de la PDF —
Japanio Interesa kaj imitinda strategio por praktiki Esperanton Mireille Grosjean prezentas la japanstilajn sabatajn kunsidojn. Ni ĉiuj devas ne nur lerni la lingvon, sed ankaŭ praktiki ĝin, uzi ĝin parolante kaj aŭdi ĝin por pli bone kaj pli rapide kompreni ĝin, kaj tiel akiri kapablon interveni en diskutoj kaj debatoj. En Tokio esperantistoj kutimas kunveni unufoje monate en la sidejo de Japana Esperanto-Instituto en Waseda, tamen nun la kunsidoj okazadas rete. Tio ebligas al eksterlandanoj partopreni. La ideo de tiuj progresigaj kunvenoj venas de la profesia interpretisto s-ro Yamakawa. Plej diversaj esperantistoj partoprenas, de komencantoj ĝis flue parolantaj esperantistoj. Ĉiu persono kun intenco partopreni povas anonci titolon kaj prezenti tiun temon dum 5 ĝis 15-minuta parolado. Aliaj partoprenantoj volas nur aŭskulti. Evidente debato ekas post la fino de ĉiu prezento, aŭdiĝas demandoj kaj respondoj. Do la partoprenantoj sentas sin liberaj aktivi aŭ pasive sekvi la du horojn kaj duonon; ne okazas ia korektado de eraroj, ne temas pri kurso, gramatiko ne aperas en la temoj. La etoso estas gaja kaj pozitiva. Min ĉefe interesas – kaj tion mi volas diskonigi al vi, karaj legantoj de IPR – la libereco de la partoprenantoj: ĉu mi volas prezenti ion, se jes, mi devas prepari min, tamen la daŭro ne estas longa…. Do ek al parolado! En la suba raporto de s-ro Yamakawa li rakontas pri partopreno de 14 personoj. En la aliaj kunvenoj mi renkontiĝis foje kun 20 personoj. Legu, kiel sinjoro Yamakawa priskribas sian funkcion: „Por progresintoj en Japanio mankas okazoj paroli Esperanton, do mi simple disponigas lokon, en kiu ili povus fari ĝuste tion.” Jen raporto de la organizanto sinjoro Yamakawa: Rete okazis ankaŭ la oktobra Sabata Kunsido la 9-an de la monato. Partoprenis 14 personoj, inkluzive de 5 el eksterlando. La prelego de Mirejo pri la „Nunaj malfacilaj rilatoj inter Svislando kaj Eŭropa Unio” estis tre kleriga por japanoj preskaŭ ne informitaj pri tiu mondoparto. Nia amiko el Pollando, Jerzi, parolis pri „Assisi, la urbo de la ĉi-jara Itala Kongreso de Esperanto” kun multaj belaj fotoj. Profesoro Kimura, portempe loĝanta en Germanio, diskutis pri „Metodoj de Interlingva Komunikado” surbaze de la samtitola libro ĵus eldonita de la eldonejo Taishukan.
IPR 21/429
— paĝo 30 de la PDF —
La translandlima magiisto Hiro Fukuda prezentis vivan plenumadon de „Balon-arto” kaj kaptis la atenton de etaj familianoj de niaj eksterlandaj partoprenantoj. Mi, la prizorganto de la kunsido, skize raportis pri la kompletigo de la „11-a marŝado laŭ la vojo Tokajdo”. Tiel ni plene ĝuis 2.5 horojn tut-Esperante. Por detaloj kontaktu: YAMAKAWA Syuiti <shu@gol.com>
Kroatio Esperanto en Kroatio Inter la 12-a kaj 16-a de aŭgusto 2021 en Đurđevc, en ĉasista domo, okazis la unua ĉeesta kunveno de partneraj organizaĵoj, kiuj partoprenis en Erasmus+-projekto „Reta edukado nun”. Partoprenis dudeko da personoj el Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Nederlando, Hungario, Italio kaj Kroatio.
IPR 21/430
— paĝo 31 de la PDF —
Kunordiganto de la projekto estis Bialystockie Towarzystvo Esperantistow el Bjalistoko, Pollando; partneraj organizaĵoj estis Bunta Esperanto-Asocio el Bolonjo, Italio, Kosmo Strategio el Edinburgo, Britio, Centre Culturel Esperanto el Tuluzo, Francio kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, Kroatio. Malgraŭ tio, ke la projekto komenciĝis en decembro 2020 kaj daŭros ĝis la fino de majo 2022, ĝis nun oni okazigis, pro la pandemio, nur retajn kunvenojn, partneroj kunvenis ĉeeste la unuan fojon en Đurđevac. La programo konsistis el prelegoj pri arkivoj, arkivado kaj ciferecigo de arkivaj materialoj, preparado de retaj libroj kaj broŝuroj. Per amika diskutado pri la temo de la projekto kaj preparado de sekvonta kunveno en Bjalistoko en decembro 2021 finiĝis la kunveno. „Bjelovaraj Esperantistoj al Sia Urbo” – promocio de poemkolekto de Željko Sabol La naŭa kunveno de esperantistoj nomata „Bjelovaraj Esperantistoj al Sia Urbo”, estis dediĉita al la 80-a datreveno de la naskiĝo kaj 30-a datreveno de la morto de la konata bjelovara kaj kroata poeto, Željko Sabol. Por tiu temo estis ankaŭ grava kialo: Željko Sabol kaj lia patro estis membroj de Bjelovara Esperanto-Asocio kaj gvidis multajn kursojn en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj. Omaĝe al Željko estis starigita ekspozicio en la Urba Popola Biblioteko Petar Preradović kaj en la sama biblioteko estis promociita libro Elektitaj Poemoj, kun 25 poemoj de Željko Sabol, tradukita de Josip Pleadin. Inter ili estis la fama poemo: Kiam mi eldiris vian nomon. La libron finance apogis la Bjelovara-Bilogora Departemento. En la sama biblioteko oni prezentis projekton: Promocio de Esperanto inter gejunuloj. La celo estis konatigi gejunulojn kun Esperanto, specife en la elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, ĉar IPR 21/431
— paĝo 32 de la PDF —
Esperanto estis proklamita kiel nemateria kultura heredaĵo de Kroatio de Unesko. Alia projekto estis: La pasporto tra la Zeoj en Kroatio. Finance apogis ĝin la urbo Bjelovar. Ekspozicio pri ili estis en la unua etaĝo de la biblioteko. Per ĝi oni deziras krei liston de Zeoj (Zamenhof/Esperanto-Objektoj) en la lando kaj eldoni gvidlibron, por ke esperantistoj, vizitante Kroation, povu viziti ilin. Tio estis la Tago de la Urbo kaj esperantistoj havis gravan parton en ĝi. Marija JERKOVIĆ
Pollando La internaciaj Interlingvistikaj studoj de UAM en nova formo La eksteraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj jam de 23 jaroj funkcias en la pola Universitato Adam Mickiewicz (UAM aŭ AMU), en Poznano, Pollando. Ili dum 3 jaroj formas profesiajn esperantologojn, interlingvistojn kaj Esperanto-instruistojn. Entute 142 homoj el la plej diversaj landoj kaj aĝgrupoj komencis siajn studojn en la antaŭaj 7 grupoj, kaj iom pli ol la triono finis ilin pretigante finlaboraĵon. Do preskaŭ 50 diplomlaboraĵoj naskiĝis dum la vivo de la Studoj, kiuj grandparte troveblas en Edukado.net, el parto rezultis revuartikoloj, kaj pluraj eksstudentoj aktivas en la movado. La 8-an fojon – pro la pandemio – la unua sesio okazis en hibrida formo, inter la 21-a kaj 25-a de septembro 2021, surloke partoprenis 20 studentoj.
Rektoro Witkowski salutas studentojn IPR 21/432
— paĝo 33 de la PDF —
Ĝis la sekvasemestra unusemajna renkontiĝo okazas ankoraŭ dufoje semajnfinaj virtualaj sesietoj, kiuj ebligos la inviton de eksteraj prelegantoj, prezentadojn de la gestudentoj, diskutadon kaj ekzercadon pri la traktataj temoj. Inter la 23-a kaj 24-a de oktobro 2021 okazis la oktobra reta kunveno per Zoom. La nuna grupo estas eksterordinara pro sia grandeco kaj multnacieco: 41 partoprenantoj el 21 landoj. Dudek studentoj venas el naŭ ekstereŭropaj landoj (Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Indonezio, Irano, Koreio, Kubo, Pakistano, Vjetnamio). Interese kaj honorige estas por la Studoj, ke ankaŭ Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de Ludoviko Zamenhof, partoprenas en la Studoj. La multlingva konsisto de la grupo estas elstara bazo por interkulturaj kaj interlingvaj komparoj tra Esperanto, kio jam komenciĝis dum la kursoj pri Esperanta kulturo kaj Fonetiko. La unuan kurson gvidis Ilona Koutny prezentante la vastan gamon de kulturo, de artaĵoj ĝis la ĉiutaga kulturo, de realaĵoj ĝis pensmaniero. La partoprenantoj kune malkovris la kulturan ligitecon de lingvoj surbaze de ekzemploj el siaj lingvoj. Temis ankaŭ pri Esperanta radiofonio danke al la konata spertulino de la tereno, Barbara Pietrzak, kaj pri Esperanta teatro danke al François Lo Jacomo, kiu mem iam aktoris. José Antonio Vergara (rete ĉeestanta studento), antaŭa prezidanto de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista), parolis mallonge pri scienca agado. Dum la oktobra kunveno la ĉefan rolon ludis la multkultura studentaro prezentante gravajn kulturaĵojn, lokojn kaj eventojn en Esperantio pri kiuj ili mem havas sperton: Radio Havano Kubo (Ariadne Garcia Gutierrez, mem kunlaborantino), La Brita Esperantisto (Tim Owen, la redaktoro), brazilaj Egazetoj (Manuela Burghelea kiu nun esploras ilin en Brazilo), la EsperantoMuzeo en Zaozhuang (Li Xin el Zaozhuang, Ĉinio), simileco inter la ideologio de Esperanto kaj la indonezia lingvo (Arya Ferduzi el Indonezio), la fama esperantista verkisto Laŭlum (fare de lia iama lernantino YU Jianchao), Esperantaj arto kaj muziko (Benoît Stasiaczyk, mem muzikisto, franco vivanta en Ĉinio). Jukka Pietiläinen (Finnlando) kiel gastpreleganto skizis la historion de Esperanta gazetaro kaj elstarigis la plej signifajn. La kurso pri Fonetiko, gvidata de Nicolau Dols (profesoro en la Universitato de Balearaj Insuloj), prilumis la mondon de parolsonoj, la manieron, kiel ni parolas, kiuj estas la specifaj trajtoj de Esperanto kaj kiel ilin analizi (la partoprenantoj povis lerni kiel uzi la sistem Praat). Komunikado povas okazi parole, skribe, nuntempe ofte elektronike kaj ankaŭ nelingve. Post la skizado de la kursa temaro de Ilona Koutny la IPR 21/433
— paĝo 34 de la PDF —
partoprenantoj povis prezenti ekzemplojn de la nelingva komunikado en diversaj landoj kaj provi diveni la signifon de aliulaj gestoj, mienoj kaj korpoteniĝoj. En oktobro okazis interesaj studentaj prezentoj pri komunikado de: hundoj (Lisa Bannier el Francio), katoj (Harry Baron el Britio); pri metakomunikado en Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj (Arko: GONG Xiaofeng), diferenco en nomuzado inter orientaj kaj okcidentaj landoj (surbaze de pridemandado Ĝojo: Hoan Thi Tran el Vjetnamio); komunikado inter kuracisto kaj paciento (fare de kuracistino, Margaret Zaleski-Zamenhof el Francio). Kadre de amaskomunikado la reta komunikado ricevis specialan atenton (Mila Kolka el Ĉeĥio). La unuan periodon de la Esperanta literaturo, gravan parton de Esperanta kulturo, analizis la rete preleganta Tomasz Chmielik. En oktobro kiel gastpreleganto Humphrey Tonkin parolis pri la poezio de la unua periodo kaj entute pri la rolo de Esperanta literaturo en la stabiliĝo de la lingvo. La interesan prezenton sekvis vigla diskutado. La okazigo de la hibridforma studsesio disvolviĝis sukcese danke al la teknika realigo de Katalin Kováts. La sistemo, kiun ŝi konstruis kaj manaĝis surloke, ebligis kunigi la ĉeestajn kaj la forajn studentojn. Ambaŭ grupoj povis vidi kaj aŭdi la prelegantojn kaj unu la aliajn, sekvi la bildojn de la prezentaĵoj, ankaŭ starigi demandojn kaj aktive kontribui al la diskutoj. Pri la programo pretiĝis filmitaj registraĵoj, kiujn la studentoj – kiuj pro la horzonaj diferencoj ne ĉiam povis realtempe ĉeesti en la klasĉambro – povas spekti en la sekvaj semajnoj. La studmaterialoj kaj taskoj estas disponigitaj en la Klerigejo de edukado.net, en speciala reta studspaco por la studentoj danke al la prizorgo de Katalin. 19 studentoj povis partopreni danke al la stipendio de ESF (Esperantic Studies Foundation). La usona fondaĵo regule helpas la studojn ekde 2002. Lastatempe per fiksita sumo, krome ĝis 2500 dolaroj, pretas duobligi la donacojn, kiujn oni sendas por subteni la studojn. Pliaj informoj ĉe ESF – AMU Poznanon. Dum la malfermo de la studoj, la vicrektoro Rafał Witkowski salutis la gestudentojn per varmaj vortoj. La dekano de la Novfilologia Fakultato Krzysztof Stroński akceptis prof. Nicolau Dols kaj la gvidantinon de la Studoj, ili interparolis pri la estonteco de la interlingvistikaj studoj. Ankaŭ la direktoro de la Etnolingvistika Instituto (kie funkcias la Studoj) alte taksis la 23-jaran progreson de la Studoj. La agrablajn vesperajn kunestojn de la partoprenantoj kronis la tradicia komuna vespero (en septembro) kun kontribuo ankaŭ de la foraj partoprenantoj per filmetoj, de la lokaj esperantistoj kaj de la poznana IPR 21/434
— paĝo 35 de la PDF —
kantistino Zuza Kornicka. La kutima miela vespero de la kultura festivalo Arkones okazis nun dum tiu ĉi vespero.
Ilona KOUTNY Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Svislando Falo je 20% Laŭ la svisa ŝtata radio aperis en Ĝenevo scienca esploro pri falo de publikigado de sciencaj artikoloj de inaj aŭtoroj. La esploroj estis faritaj de la ĝeneva universitato kaj publikigitaj en British Medical Journal; ĝi koncernis la jarojn 2018 ĝis 2021. La geaŭtoroj de la esploroj konstatas, ke ekde la komenco de la pandemio la kontribuo de fakulinoj falis je 20%. La observantoj analizis la genron de la unua persono menciita en la aŭtorolisto de iu artikolo, do de la ĉefa aŭtoro (antaŭ la observita periodo inoj estis 46%) ; kaj la genron de la laste menciita nomo, kiu kutime estas iu pli aĝa kaj fama esploristo (antaŭ la observita periodo inoj estis 32%). Tiuj ciferoj koncernas Okcidenton. La falo okazis en tiuj ciferoj. Kompreneble estas diferencoj inter la diversaj landoj pri la antaŭesploraj mezaj nombroj. Ni ĉiuj scias, kiom la pandemio modifis niajn vivstilojn pro la trudizoliĝo, hejma laboro kaj aliaj postuloj de la ŝtatoj. Ŝajnas, ke la virinoj, kiuj laboris en universitatnivelaj esploroj, donis prioritaton al instruado en universitato per retaj komunikiloj kaj organiza laboro en sia hejmo, en sia familio, kie ofte la infanoj devis ankaŭ resti hejme kaj sekvi siajn kursojn hejme. Daŭre la familia laboro estas pli patrina ol patra en plej multe da landoj. Do la virinoj IPR 21/435
— paĝo 36 de la PDF —
flankenmetis sian karieron, kaj endanĝerigis ĝin. Male viraj fakuloj ne reagis same kaj plu laboris kiel kutime por atenti, ke ilia „curriculum vitae”, kariertabelo (Kariertabelo – Vikipedio (wikipedia.org)) ne havu ian truon en tiuj tiklaj jaroj 2020 kaj 2021. Sciendas, ke universitataj profesoroj estas elektitaj laŭ la nombro de siaj publikigaĵoj. Mireille GROSJEAN
Vikipedio en Esperanto Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel la 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 290 448 artikolojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona e_isto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo. En oktobro de 2012 ĝi ampleksis pli ol 170 000 artikolojn kaj aktivis en ĝi 21 administrantoj. Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estis la 27-a plej granda lingvoversio de Vikipedio. Ekzistis pli ol 68 000 registritaj uzantoj, el kiuj pli ol 480 aktivaj. Laŭ deveno de la redaktantoj la Vikipedio en Esperanto estas la plej internacia el ĉiuj lingvoversioj. Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en artefarita lingvo. Fondiĝo En decembro 2001, Chuck Smith laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan Vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis la 2-an de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Unu jaron post la fondiĝo ekzistis 51 vikipediistoj, dudek el IPR 21/436
— paĝo 37 de la PDF —
ili „tre aktivaj” (pli ol cent redaktoj monate). Komune ili produktis 4.200 artikolojn. Redaktantoj kaj artikoloj En januaro 2008, la statistiko menciis entute 860 vikipediistojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94 000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100 000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj. En aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200 000 artikoloj. Deveno de la redaktantoj Inter aprilo 2011 kaj marto 2012, el ĉiuj redaktoj en la Vikipedio en Esperanto, 17,1 % estis faritaj el Francio, 13,2 % el Germanio, 11,6 % el Rumanio, 10,1 % el Hispanio, po 8,5 % el Ĉeĥio kaj Svislando, 5,4 % el Usono, 4,7 % el Hungario, 3,9 % el Pollando, 3,1 % el Belgio kaj po 1,6 % el Nederlando kaj Kolombio. Tio igas ĝin la plej internacia el la observitaj lingvaj versioj de Vikipedio, konkurante nur kun la Arablingva Vikipedio, en kiu tamen 42,8 % de la redaktoj venis el nur du landoj. Graveco por la lingvo La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: Enciklopedio de Esperanto (fakvortaro el 1934) kaj Esperanto en Perspektivo (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ Scienca Revuo, sed ne enciklopedio. Tial Vikipedio estas la unua vera enciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto. Grava teksto-donaco konsistas el la Enciklopedio el 1934. Kelkaj libroaŭtoroj permesis al oni uzi aŭ preni tekstojn el konkreta libro, same la magazino Monato. Plejparte la tekstoj tamen estiĝas per tradukado el nacilingvaj vikipedioj kaj posta redaktado. Iniciatoj Esperanto-organizoj ne rekte kontribuas, sed subtenas la Vikipedion en Esperanto diversmaniere, ekzemple disponigas ĉambrojn dum renkontiĝoj por informado kaj trejnado. Dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (2008) okazis du vikipediaj kunvenoj kaj prelego dum la Esperantologia Konferenco. UEA, EEU kaj E@I subtenis Esperantoinformilon. Aparte E@I daŭre iniciatas vikipedian agadon en la interreto kaj lige al Esperanto-renkontiĝoj. IPR 21/437
— paĝo 38 de la PDF —
Petro Chrdle, en sia artikolo SAEST kaj KAEST, pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio rakontas pri la fakterminaraj taskoj ekde 1978 fare de foje AEST foje SAEST, kaj poste KAEST. Ekde 2002 la afero okazis en Dobřichovice, kiel sidejo de la agentejo mem, en 2002 mem kun ĉeftemo pri elektronikaj rimedoj. Tiuokaze elstara prelego estis tiu de Chuck Smith, fondinto de la esperantlingva Vikipedio kiel unu el la unuaj ne-anglalingvaj versioj en 2001, samjare kun la ĝenerala sistemo. Ekde tiam la rilatoj inter KAEST kaj vikipediistoj estis oftaj. En 2008 okazis trejnseminario por vikipedi-kontribuantoj fare de Pavla Dvořáková kun partopreno de Yves Nevelsteen, redaktoro de manlibro pri Vikipedio. Ĉiuj menciitaj eventoj kaj prelegoj estis kolektitaj en la respondaj prelegokolektoj. Dekjariĝo Por omaĝi la 10-jariĝon de la Vikipedio en Esperanto en 2011, Pavla Dvořáková (estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kunlabore kun E@I okazigis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro en Svitavy (Ĉeĥio) la unuan esperantistan Vikimanion – unikan internacian renkontiĝon de esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio. Solena prelega kaj muzika programo omaĝe al la dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis vendrede la 28-an de oktobro 2011 en la kultura salonego de la Domo de Ottendorfer en Svitavy (Ĉeĥio) kadre de la aranĝo Esperanta Vikimanio. Sekve la fondinto Chuck Smith faris toston en la Esperanto-muzeo troviĝanta en la teretaĝo de la domo. La dekjariĝan solenaĵon partoprenis proksimume 66 personoj, inkluzive de Miroslav Malovec, esperantisto kaj fondinto de la Ĉeĥa Vikipedio, kaj David Šimek, urbestro de Svitavy. Dudekjariĝo Malferme de la jaro 2021 ILEI publikigis tekston de Mireille Grosjean pri la dudekjariĝo de la esperantlingva versio de Vikipedio. Sekvis UEA, kiu same kiel ILEI alvokis al kontribuado cele al atingo al 300 000 artikoloj. La 20-an de julio 2021 tiu artikolonombro estis atingita. Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio\_en\_Esperanto
IPR 21/438
— paĝo 39 de la PDF —
Diakronio kaj evolu-fazoj de la leksiko kaj de la vort-farado en Esperanto de Philippe PLANCHON (Francio) Resumo. Kiel vivanta lingvo, Esperanto necese evoluas pro la efiko de la tempo. Aliflanke, Esperanto estas ankaŭ karakterizata kiel konstruita lingvo, tiel ke gravas ankaŭ la kondiĉoj de ĝia apero. Ni klarigos kial necesas distingi tri evolu-fazojn. Tio devenas de la rilatoj inter normoj, uzoj kaj uz-ebloj. Tiel eblas konsideri la strategiojn, kiuj kontribuis al la ellaborado de la leksiko. Komence, la leksiko de Esperanto rapide evoluis, kaj tiu fenomeno estas analoga al tio, kion oni povas observi ankaŭ en aliaj lingvoj. La ekzisto de kontraŭaj tendencoj dum la komenca fazo kondukis al multe pli longdaŭra evoluo, tiel ke realiĝas iuj uz-ebloj, kiuj jam ekzistis dekomence en la sistemo de la lingvo. Tiurilate, ni montros, ke la leksiko kaj la vortfarado koncernas plurajn nivelojn en la funkciado mem de la lingvo, kaj ke tio ankaŭ ludas rolon por la ekvilibrigo de la sistemo kaj por la uzado de la parolantoj. Ŝlosilvortoj: diakronio, lingvo-evoluo, Fundamento de Esperanto, neologismoj, arkaismoj. 1 Enkonduko Laŭ tipologia vidpunkto, Esperanto estas kaj ordinara lingvo, kaj tute aparta lingvo. Ĉe la lingva nivelo, Esperanto ja similas al aliaj, etnaj lingvoj, kaj ne estas tiom eksterordinara (Koutny, 2015). Sed, ĉe la socia nivelo, Esperanto estas neatendita fenomeno, ĉar ĝi estas la sola planlingvo, kiu atingis tian gradon de ensociiĝo (Blanke, 1985), kaj pro tio estas grave distingi inter lingvoprojektoj kaj plene funkciantaj planlingvoj kiel Esperanto. Kial Esperanto multe pli bone sukcesis ensociiĝi ol aliaj lingvoprojektoj? Certe estas sociologiaj faktoroj, kiel argumentas Ziko Marcus Sikosek (1999). Imagu, ke Zamenhof estus proponinta tute alian lingvon (ekzemple la klingonan)… Estas tamen malfacile supozi, ke iu ajn lingvoprojekto estus ricevinta la saman akcepton, nur pro la fakto, ke ĝi estus proponita de Zamenhof en 1887. Do ankaŭ la lingva konsisto certe ludis tre gravan rolon. Sed kiamaniere?
IPR 21/439
— paĝo 40 de la PDF —
Ne temas nur pri elekto de tiu aŭ tiu alia formo de vortoj, radikoj, afiksoj. Pli profunde, temas pri la rilato mem inter la lingvo kiel kodo kaj la lingvo kiel praktika uzo. Detlev Blanke tiel skribas: „Zamenhof intuicie komprenis la ĉefajn problemojn de strukturo kaj de funkciado de lingvo, inter kiuj estas la rilato inter lingvistika sistemo (lingvo) kaj ĝia aplikado (parolo), la graveco de lingva komunumo, la rilato inter stabileco kaj evoluo, kaj la problemo de normoj kaj de kodigo de tiuj normoj” (2009, p. 255; mia traduko). Fakte, lingvoprojekto estas komence en paradoksa situacio. Ĝi konsistas el normoj, kiuj ne estas uzataj de parolantoj. Poste ekaperas uzado, kaj fine aperas parolantoj. Inverse, ne-konstruitaj lingvoj konsistas el parolantoj, kiuj produktas paroladojn, kaj normigo alvenas poste. Kompreneble, internaj mensaj normoj (laŭ la koncepto de Chomsky; Vd. Miner, 2011) povas ekzisti dekomence en etnaj lingvoj, sed interna gramatiko aperas nur laste en Esperanto. 2 Kriterioj de viveco kaj natureco Kiam eblas paroli pri vivanta lingvo? Kiam eblas paroli pri natura lingvo aŭ naturiĝinta lingvo? Tie aperas la neceso pri iu speco de evoluo. Fakte, tiu demando estas malnova. Ekzemple, la fama lingvisto Ferdinand de Saussure tiel diris pri tiu demando: Tiu ĉi evoluo [de la lingvoj] estas fatala; ne ekzistas ekzemplo de lingvo kiu rezistus al tiu evoluo. Post iom da tempo, oni ĉiam povas konstati iujn efektivajn moviĝojn. Tio estas tiom vera, ke tiu principo devas esti atestebla eĉ se temas pri artefaritaj lingvoj. Tiu, kiu kreis artefaritan lingvon, tenas ĝin en la mano, ĝis la momento, kiam la lingvo komencas cirkuli. Ekde kiam ĝi plenumas sian rolon, kaj fariĝas ĉies afero, la regado ne plu eblas. Esperanto estas tiuspeca provo; se ĝi sukcesas, ĉu ĝi evitos tiun fatalan leĝon? Post la unuaj momentoj, la lingvo probable komencos sian semiologian vivon (…) Homo, kiu pretendus krei senŝanĝan lingvon, kiun la posteuloj devus akcepti tian, kia ĝi estas, similus al kokino kiu kovis ovon de anaso; la lingvo kreita de li estos forportita for de li, vole-nevole, pro la fluo, kiu kuntrenas ĉiujn lingvojn. (Saussure, 1995, p. 111; mia traduko)
Ĉi tie estas du argumentoj rilataj al la demando pri evoluo. La unua koncernas la disdialektiĝon de la lingvoj. La dua koncernas la naturecon de la lingvoj.
IPR 21/440
— paĝo 41 de la PDF —
Pri la unua argumento, necesas konsideri, kiel povas evolui Esperanto. Nun estas parolantaro kaj multe da interŝanĝoj inter la parolantoj. Tamen tiu ĉi parolantaro estas disa laŭ geografia vidpunkto. Do Esperanto ekzistas ĉefe kiel praktiko inter parolantoj de diversaj landoj, kun diversaj gepatraj lingvoj. La situacio tute ne estas nun favora por disdialektiĝo. Verdire, disdialektiĝo postulas, ke la plejmulto da interŝanĝoj okazu inter parolantoj, kiuj vivas en la sama loko. Poste, ĉiu dialekto distingiĝas de aliaj pro distanco inter la komunumoj, sed la parolantoj de sama dialekto vivas kune en sama loko. Eĉ se Esperanto estus multe pli vaste uzata ol nun, tia supozata disdialektiĝo probable ne okazos, ĉar la komunikado per Esperanto plu estus inter homoj, kiuj ne havas la saman gepatran lingvon, do loĝantaj en diversaj lokoj. Ni povas eĉ aldoni, ke la disvolviĝo de interreto evidente estas plia obstaklo al tia disdialektiĝo. Pri la dua argumento, Saussure uzas ĉi tie biologiajn metaforojn. Tamen, lingvoj ne estas vivantaj estaĵoj 2 , kaj ne evoluas per apliko de naturaj leĝoj. La lingvoj povas evolui laŭ du manieroj: ĉu per konsciaj decidoj, ĉu pro inercio de la lingvoj. Konsciaj decidoj plene agas ĉe la stadio de lingvoprojekto. Sed post tiu momento, inercio pli kaj pli gravas por la evoluo de la lingvo. Inercio ne okazas hazarde, sed pro seriozaj kialoj, per adaptiĝo al eksteraj aŭ internaj bezonoj. La eksteraj bezonoj povas ekzemple esti neceso de adaptiĝo al novaj kulturaj, sociaj aŭ teknologiaj aferoj. La internaj bezonoj koncernas la lingvan sistemon, tiel ke la parolantoj senkonscie emas trovi iun ekvilibron en tiu sistemo, pro bezono de analogioj kaj reguleco, pro deziro de efikeco kaj de ŝparo de energio, kaj tiel plu. 3 Distingo inter evolu-fazoj Nuntempe, Esperanto fariĝas pli natura lingvo, kaj tial Esperanto evoluas. Sed tiel ne estis ĉe la komenco. Tial, ni devas distingi tri ĉefajn evolu-fazojn de la lingvo. La unua evolu-fazo [1878 – 1887] rilatas al la ellaborado de la lingvoprojekto. Ĝi ne estas limigata al la publikigo de la Unua Libro, kiu aperas fine de tiu fazo. Ĝi daŭris plurajn jarojn. Aparte menciindaj spuroj de tiu fazo estas la pra-esperantoj (1878, 1881). Fakte, tiu prepara periodo estas 2
Fakte, Saussure eltrovis la principon de arbitreco de la signoj, kaj agnoskis ke lingvoj estas sociaj konvencioj.
IPR 21/441
— paĝo 42 de la PDF —
interesa, ĉar Zamenhof provis diversajn solvojn3, kiujn li fine forviŝis. Ironie, pluraj decidoj de Zamenhof en 1887 estis poste kritikataj, kaj kondukis al proponoj en reform-projektoj (kiel tiu de 1894) aŭ en esperantidoj (i.a. Ido), kiuj ĝuste reuzas ideojn iam elprovitajn en la pra-esperantoj. Post la publikigo de la Unua Libro (1887), la lingvoprojekto estis libere uzebla de aliaj homoj, kiuj eklernis ĝin. Sed tiu uzo estis pli-malpli eksperimenta, ĉar ne estis certe, ke la lingvoprojekto povus konkrete funkcii. Tuj ekaperis etaj ŝanĝoj en la lingvo mem, la plej fama tiurilate estas ŝanĝo por iuj tabelvortoj jam en la Dua libro (1888)4. La dua evolu-fazo [1887 – 1905] ankoraŭ ne similis al la ordinara evoluo de la etnaj lingvoj. Ĝi daŭris almenaŭ ĝis la unua UK kaj la adopto de la Fundamento (1905). Multaj diskutoj pri aliaj lingvoprojektoj kaj reformoj eble plu bremsis la ensociiĝon de la lingvo, tiel ke tiu stabiliga periodo eble daŭris pli longe. Tamen taŭgas konservi tiun daton por la fino de la dua fazo. Fakte, al tiu periodo aludas Saussure per la vortoj „Post la unuaj momentoj”, kaj tiam estis ĝuste por Esperanto la tempo, kiam Saussure skribis tiujn vortojn (ĉ. 1906-1911). La tria evolu-fazo [ekde 1905 ĝis nun] estas la „semiologia vivo de la lingvo”. Ĝi plu daŭras, kaj dum tiu periodo, la lingvo submetiĝas al plimalpli normala evoluado. Kvankam ŝanĝoj estas jam videblaj, la ŝanĝoj estas tamen tre malrapidaj, kaj eblas klare vidi ilin nur retrospektive. Do necesos pli longa tempo por observi pli radikalajn ŝanĝojn 5 . Verdire, la termino „diakronio” validas nur por tiu tria evolu-fazo. La unuaj du fazoj estas iom alispecaj. Kaj por studi evoluon de la lingvo, teorie sufiĉas distingi inter tiuj tri periodoj6. 3
Ekzemple: neniu akuzativo, manko de futuraj participoj (-ont/-ot), pli da latinidaj radikoj (1878), pliaj modifoj por la radikoj (1881), ktp. Pri la pra-esperantoj, vidu Waringhien (1959, 1980), Mattos (1987), Kiselman (2011). 4 La serio ian, tian, kian, nenian, ĉian povis okazigi konfuzon pro la ekzisto de la serio ia, tia, kia… kaze de uzo de akuzativo (ia-n, ti-an, ki-an…). Pro tio, la serio estis ŝanĝita al iam, tiam, kiam… jam en 1888. 5 En etnaj lingvoj, la ŝanĝoj estas profundaj nur post pluraj jarcentoj. Ekzemple en la franca, oni plu povas legi librojn el la 17a jc. Same, la Esperanta lingvo fine de la 19a jc. plu estas komprenebla por parolanto de la 21a jc. Tamen, oni povas dubi, ĉu reciproke Zamenhof tuj komprenus Esperantlingvajn tekstojn de la hodiaŭa tempo. 6 Pliaj distingoj evidente eblas. Ni povas mencii pli detalajn proponojn faritajn kaj diskutatajn de Ilona Koutny (2018), kiuj ebligas distingi plurajn periodojn ekde 1905 (per aldono de aliaj pivotaj datoj kaj periodoj: 1920, 1930, 1945, 1960,
IPR 21/442
— paĝo 43 de la PDF —
4 Kompromiso kaj stabiligo de la lingvo-sistemo Kiel stabiliĝis la lingvo inter 1887 kaj 1905? Ĉu estas esenca diferenco7 inter la Unua Libro kaj la Fundamento? Esperanto estis kreita per publikigo de baza normo, sed iusence, tio okazis dufoje: la unuan fojon per la Unua Libro, kiu estis lingvoprojekto, kaj la duan fojon per la Fundamento, kiu estas retrospektiva kaj konscia akcepto de la normo fare de la parolantaro. Tiu distingo ŝajnas paradoksa, kvankam konforma al la sociolingvistika intuicio de Zamenhof, kiu konsciis la neceson de uzado kaj de parolantaro por krei ne nur lingvo-projekton, sed vivantan lingvon. Tiu strategio postulis kompromisojn, kaj la Fundamento estas tia kompromisa bazo ebliganta pluan evoluon. Tamen, tiu-epoke la ideo de gvida bazo aspektis iom strange8, des pli ke jam ekzistis lernolibroj. Do, multaj kritikis la Fundamenton kiel provon malhelpi la naturan evoluon de la lingvo. Sed tio estas misinterpreto. Zamenhof ĉiam rifuzis verki kompletan lingvon. Pro tio, la dua fazo trafe funkciis kiel stabiliga periodo. Tiu stabiligo estis ja necesa, ĉar la lingvoprojekto ne enhavis ĉiujn pretigitajn detalojn. Kvankam Zamenhof multe pli preparis, ekzemple por la leksiko de Esperanto, ol li metis en la Unuan Libron aŭ en la Fundamenton, li preferis lasi al la vivo aŭ al institucioj la respondecon decidi pri la evoluo de la lingvo. Se la lingvo ne estas kompleta, la parolantoj kompletigu ĝin. Se la lingvosistemo ne estas stabila, ĝi stabiliĝu dum tiu elprova periodo. Laŭ la kompromisa strategio, Zamenhof proponis modelojn, kiuj povis esti akceptataj aŭ ne. Tiu stabiliĝo okazis ĉe diversaj niveloj de la lingvo. Ekzemple, eblis dekomence uzi elizion (16a regulo), sed tiu ebleco ne estis multe uzata poste. La sintakso ne estis plene fiksita 9 , krom per 1989). Tamen, tiuj proponoj konsideras aliajn parametrojn, nome: evoluon de la lingvoscienco, produkton de gravaj verkoj (vortaroj kaj gramatikoj), gravajn politikajn kaj teknikajn ŝanĝojn. Tiuj parametroj povas influi la evoluon, sed ili nur aldoniĝas al la baza distingo, kiun mi konsideras ĉi tie, por la diakronio de la lingvo. 7 Krom la UL, la FdE baziĝas sur la Dua Libro (1888), la Universala Vortaro kaj la Ekzercaro (Vd. Ito, 1973). 8 Pro tio, la Fundamento estis uzata diversmaniere laŭ la epokoj kaj vidpunktoj: kiel baza lernolibro (almenaŭ komence de la 20a jc.), kiel lingvopolitika teksto (responde al reformismo), kiel kompleta sistemo (foje prezentita tiel kun propaganda celo), kiel historia dokumento (laŭ filologia vidpunkto), ktp. 9 Tial oni observas konstruojn, kiuj nun estas malmulte uzataj kaj kiuj povas eĉ aspekti iom arkaikaj; ekz-e ĉe Zamenhof: la libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron. (Marta, 1910); poeto (…) kiu kantis pri la
IPR 21/443
— paĝo 44 de la PDF —
ekzemploj de frazoj (en la Ekzercaro). La pronomo ci arkaikiĝis jam frue. Li enkondukis nedefinitajn elementojn (je, -um), kiuj nur poste akiris apartajn funkciojn. Li menciis la uzon de h kiel surogata litero (en la Alfabeto), sed tiu uzebleco neniam ĝeneraliĝis. Fine, li esprimis saman ideon de libera stabiliĝo pri la leksiko, per la eblo aldoni novajn radikojn aŭ forlasi la uzon de aliaj, laŭ la tiel nomita metodo de neologismoj kaj arkaismoj. Koncerne la leksikon, alia decido de Zamenhof estis la 15a regulo. Tiu regulo estas nur parte gramatika (rilate al la elekto de finaĵoj), sed ĉefa indikilo pri la maniero enkonduki novajn vortojn en la lingvon. Tiuj fremdaj vortoj estas plurfontaj radikoj, kaj tiumaniere, estas facile enkonduki en la lingvon internaciajn vortojn. Tiuj vortoj ĝenerale estas ankaŭ en lingvoj, kiuj iel rolis kiel lingvoj internaciaj, ekz-e la latina, la franca, la angla, la germana, la rusa… Do, pro internacieco, la lingvo facile akceptas novajn vortojn, eĉ se ili estas nek fundamentaj, nek oficialigitaj. Tio bone funkciis, tiel ke la nombro de radikoj rapide kreskis10, kiel montras la kresko de la nombro de radikoj inter la plej gravaj vortaroj de Esperanto (tabelo 1). Tabelo 1 – Kvanta evoluo de la Esperanta leksiko UL (Unua Libro, 1887): ≈ 920 radikoj FdE (Fundamento de Esperanto, 1905): 2640 radikoj (inkluzive de UL) OA (Oficialaj Aldonoj, publikigitaj ĝis 2007): 2182 radikoj (sume) ↳ AVE (Akademia Vortaro de Esperanto): 4822 radikoj (= FdE + OA) PV (Plena Vortaro, 1934): 6900 radikoj PIV (Plena Ilustrita Vortaro, 1970): 15200 radikoj (39400 vortoj) NPIV (Nova Plena Ilustrita Vortaro, 2002): 16780 radikoj (46890 vortoj) Pri la elekto mem de la radikoj, Zamenhof plu uzis kompromisajn vojojn, kiujn oni povas forĵeti dum la posta evoluo de la lingvo, aŭ foje uzi kiel modelon por enkonduki novajn vortojn. Tiu strategio ĉefe aperis en la vortoprovizo, kiam mankis internacia radiko (ekzemple por ĉiutagaj vortoj). Tiel Zamenhof celis eviti dependecon de aparta etna lingvo. liberiginto de Svisujo kaj pri la de Dio inspirita virgulino de Francujo. (Fabeloj de Andersen, 1916). 10 Tiu evoluo estas ordinara en la etnaj lingvoj, kie ofte estas periodo de t.n. leksika eksplodo. Por la franca lingvo ekzemple, tiu periodo estis inter la 11-a kaj 14-a jarcentoj (Vd. Müller, 1985, p. 63).
IPR 21/444
— paĝo 45 de la PDF —
Interesa solvo estis la uzo de miksaj formoj, tiel ke ne plu estas eble identigi ununuran fontolingvon, ĉar pluraj partoprenas samtempe por konstrui la radikon (tabelo 2). Tabelo 2 – Kompromisaj formoj inter pluraj fontolingvoj lavango ĉapitro spegulo ŝtono ĝardeno
germ. Lawine ital. valanga angl. chapter franc. chapitre lat. speculum germ. Spiegel angl. stone germ. Steine ital. giardino angl. garden
kuko gliti stablo ŝpruci ŝtupo
germ. Kuchen angl. cake germ. gleiten fr. glisser rus. stanok fr. établi germ. spritzen ital. spruzzare germ. Stufe rus. stupjenj
Kiam tiu kompromiso ne estis ebla, okazis modifo de la radikoj. Se temis pri longa radiko, la kripligo povis okazi per forigo de silaboj aŭ per uzo de pli simplaj formoj11. Alia solvo estis la paralela elekto de diversaj fontolingvoj por vortoj, kiuj apartenas al sama gramatika kategorio aŭ semantika kampo. Jen kelkaj ekzemploj de tiu fenomeno: – tempaj adverboj: lat. hodiaŭ (hodie); fr. hieraŭ (hier); germ. morgaŭ (Morgen) – partikuloj: lat. sed; fr. do (donc); gr. kaj; pol. ĉu (czy); germ. nu; angl. jes (yes) – pronomoj: angl. ŝi (she); fr. ili; fr./angl. oni; fr./angl./slav. si; lat. mi, ni, vi En aliaj kazoj, Zamenhof elektis la latinan kiel unikan fontolingvon, ekzemple por diversaj prepozicioj (sub, super, per, pro, inter, post…) aŭ por bestonomoj (sciuro, anaso, erinaco…), probable ĉar la latina ŝajnis al li la plej neŭtrala el la disponeblaj fontolingvoj (kaj ankaŭ pro tio ke la latina ĉiam ludis gravan rolon por la formado de nomoj en la sciencoj). 11
Ekz-e: rus. neprejmenno ⇒ nepre; lat. procrastinare ⇒ prokrasti; lat. praeter ⇒ preter.
IPR 21/445
— paĝo 46 de la PDF —
Fine, oni devas aldoni ĉi tie ke la elekto de diversaj fontolingvoj povis ankaŭ okazi pro aliaj kialoj, interalie por eviti homonimojn12. Tiu deziro eviti homonimojn ankaŭ devigis Zamenhof al kripligo de radikoj, se la fontolingvo estis la sama13. Tion li faris ankaŭ por eviti mistranĉojn14, kaj tiel klarigi inter la radika kaj la deriva karaktero de iuj apartaj vorto-formoj. 5 Inercio kaj ekvilibrigo en la evoluo de Esperanto La leksiko evoluis ekde 1905, almenaŭ laŭ la nombro de radikoj (cf. tabelo 1), kiuj nun estas pli multaj ol komence. Ekzistas debatoj pri la taŭgeco de tiu evoluo (Piron, 1987). Aliflanke, ni observas arkaikiĝon de iuj vortoj. Ĝi ofte devenas de la evoluo mem de la socioj, tiel ke multaj vortoj ne plu estas uzataj15 (Johansson, 2005). Tio ne signifas ke ili ne plu estas uzeblaj, sed ke ili probable ne plu estas konataj de la plejmulto16. Inverse, la evoluo de la socioj ofte devigas enkonduki novajn radikojn, por novaj teknologioj aŭ sociaj realoj (komputilo, interreto, televido…). Tutlasta ekzemplo estas koronaviruso aŭ kronviruso, kun hezito de la parolantoj pri la uzenda formo. Diversaj instancoj povas influi la uzojn, kvankam la evoluo forte dependas de la inerciaj fortoj de la lingvo (Lo Jacomo, 1981; Gledhill, 1998). Evoluo de leksiko rilatas al la sistema ekvilibro de la lingvo. Foje aperas novaj radikoj anstataŭ malnovaj. La kunekzisto de similaj formoj ofte okazigas malaperon aŭ specialiĝon de la arkaika formo17. La formoj eniras 12
Ekz-e, sola el lat. solus, sed suno el angl. sun (*lat. sol) kaj grundo el germ. Grund (*lat. solum). 13 Ekz-oj el la franca: fr. peser ⇒ pesi ≠ pezi; fr. accorder ⇒ akordi ≠ agordi; fr. vers(er) ⇒ verso ≠ verŝi. 14 Ekz-e: diboĉi (*de-boĉi); rikolti (*re-kolti); cigaredo (*cigar-eto); rubeno (*rubino); makzelo (*makz-ilo). 15 Jen kelkaj ekzemploj: gamaŝo, stani, kitelo, stupo, nankeno, meĉaĵo, tombako, grafo, tetrao, krispo… 16 Eĉ por pli konataj vortoj kiel grafo, Tekstaro montras diferencon de frekvenco inter du ekvivalentaj periodoj: dum la unua periodo (1887-1917), grafo aperas 138foje; dum la dua (1995-2003), ĝi aperas nur 8-foje. 17 Ekz-e: malsanulejo ⇒ hospitalo; depago ⇒ imposto; dunaskito ⇒ ĝemelo; rampaĵo ⇒ rampulo; ktp.
IPR 21/446
— paĝo 47 de la PDF —
jam ekzistantan sistemon. La ekvilibrigo mem de la lingvo kontribuas al tiu evoluo, ekzemple se iuj vortoj ne estas regule formitaj18. Al kelkaj partoj de la vortprovizo klare plu mankas kohereco. La landnomoj estas bona ilustraĵo. Ili povas esti endonimoj laŭ la nacia lingvo (ekz. Barato) aŭ ekzonimoj laŭ pli internacia formo (Hindio). Plie, ili baziĝas sur etnonimo (Franco estas nomo de loĝanto) aŭ sur toponimo (Kanado estas nomo de la lando), kun eventualaj hezitoj (ĉu Koreo estas lando aŭ logânto?). Povas esti uzo aŭ ne uzo de sufiksoj (Svisio aŭ Svislando), kaj estas du eblaj sufiksoj, kun nuna emo anstataŭigi -ujo (Francujo) per la sufikso -io (Francio). La evoluo povas koncerni la radikon mem kaj ĝian formon (ekz. Ĥin- anstataŭ Ĉin-io)19. Tiu ekzemplo montras, ke la ekvilibro de la leksiko dependas ankaŭ de aliaj partoj de la lingvo. Ekzemple, Ĥinujo ne estas arkaisma nur pro la uzo de la sufikso -ujo, sed ankaŭ pro la arkaismo de la radiko ĥin-, kaj ankaŭ pro la arkaisma uzo de la fonemo /x/. Tiu malapero de /x/ ja okazas interne de la fonem-sistemo. Sed la fonologio influas la evoluon de la leksiko. Tio manifestiĝas en vortaroj per la enkonduko de novaj radik-formoj20. Do, tiuj neologismoj ne aperas pro novaj realaĵoj (komputilo), sed pro pli profunda modifo de la lingvosistemo. Evoluo de leksiko povas esti ankaŭ influata de la evoluo de la morfologio, kiel montris la rilato inter vortfarado, sufiksoj, kaj landnomoj. Tio validas ankaŭ por la ekzisto de konkurencaj formoj, kiuj finiĝas per -cio aŭ per diversaj pseŭdo-sufiksoj, kiuj originale devenas de la latina formo (redakcio aŭ redaktejo, tragika aŭ tragedia, evolucio aŭ evoluo…). La morfologio ankaŭ evoluas. Ekzemple la morfemoj plu fariĝas memstare uzeblaj. Tiu procezo daŭras preskaŭ dekomence. Krom kelkaj esceptoj, nun estas ordinare uzi iun ajn vortelementon kiel radikon. Memstareco de la morfemoj koncernas la sintakson, la regulojn de 18
Ekz-e: pro reinterpreto de malgraŭ kun la prefikso mal-, la nova formo graŭ fariĝas tute kohera neologismo. 19 La politikaj situacioj kaj sociaj praktikoj ankaŭ povas evolui, ekzemple se aperas novaj landoj Tio laste okazis en la ekssocialismaj landoj. Ĉekoslovakio malaperis en 1993 kaj ekde nun estas du landoj; sed kiel nomi la okcidentan: ĉu Ĉeĥio, ĉu Ĉekio, ĉu Ĉeskio? Certe ĉi-terene estas ankaŭ influo de la etnaj lingvoj kaj de politiko. 20 Tiel aperas tekniko anstataŭ teĥniko, kirurgio anstataŭ ĥirurgio, arkaismo anstataŭ arĥaismo, kaj tiel plu.
IPR 21/447
— paĝo 48 de la PDF —
vortfarado, kaj eĉ la konsiston de la vortprovizo 21 . Do ĉi tie ankaŭ la subsistemoj de la lingvo estas interligataj kaj kune evoluas. La lingvo evoluas seninterrompe kiel kohera sistemo. Ni konstatas, ke diakronio estas observebla en konstruita lingvo. Tio estas argumento por taksi Esperanton kiel vivantan lingvon, kaj ankaŭ kiel naturiĝantan lingvon. Fakte, ĉiuj ŝanĝoj, ĉu en etnaj lingvoj, ĉu en planlingvoj, ĉiam estas kaŭzataj de la homoj mem, konscie aŭ nekonscie. Do, la naturo, laŭ la senco de la biologio, ne intervenas en tiuj aferoj. Tio, kio eble intervenas, estas la homa naturo, t.e. la deziro adaptiĝi kaj esprimi sin plej bone per lingvaj rimedoj. Per pli profunda rigardo al la lingvoj, tiu abstrakta nocio de homa naturo eble klariĝos. La kapablo de la homoj krei novajn lingvojn kaj igi ilin vivantaj, estas tiurilate kerna demando, kiu povas helpi nin pli bone kompreni el kio vere konsistas tiu homa naturo. Referencoj Detlev BLANKE (1985). Internationale Plansprachen: eine Einführung ‘Internaciaj planlingvoj: Enkonduko’. Sammlung Akademie-Verlag Sprache 34. Berlin: Akademie-Verlag. Detlev BLANKE (2009). Causes of the relative success of Esperanto, Language Problems and Language Planning (LPLP), n°3 / 2009, p. 251-266. Ferdinand DE SAUSSURE (1995). Cours de linguistique générale ‘Kurso de ĝenerala lingvistiko’. Parizo: Grande Bibliothèque Payot. Michel DUC GONINAZ (red.) (2002). Nova Plena Ilustrita Vortaro. Parizo: SAT. Christopher GLEDHILL (1998). The Grammar of Esperanto. A corpus-based description ‘Gramatiko de Esperanto. Korpus-bazita priskribo’. München: Lincom Europa. Emile GROSJEAN-MAUPIN (red.) (1935). Plena vortaro de Esperanto. Paris: SAT. Kanzi ITO (1973). Unuaj libroj por Esperantistoj. Kioto: Eldonejo Ludovikito. Sten JOHANSSON (2005). Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj. En M. Lipari kaj H. Tonkin (red.), Interlingvo inter lingvoj, p. 221-241. Rotterdam: UEA. Christer KISELMAN (2011). Variantoj de Esperanto iniciatitaj de Zamenhof. Esperantologio / Esperanto Studies, n-ro 5, p. 79-149. 21
Ekz-e, ulo estas memstara vorto, kiu funkcias apud aliaj vortoj kun similaj signifoj (homo, persono, individuo).
IPR 21/448
— paĝo 49 de la PDF —
Ilona KOUTNY (2015). A typological description of Esperanto as a natural language ‘Tipologia karakterizo de Esperanto kiel natura lingvo’. JKI, n-ro 10, p. 43-62. Ilona KOUTNY (2018). De la planlingvo de Zamenhof ĝis nature disvolviĝanta lingvo: etapoj de la evoluo de Esperanto. En Conferenze 141, Ludwik Zamenhof okaze de la centa datreveno de la morto, Accademia Polacca delle scienze, p. 89-98. François LO JACOMO (1981). Liberté ou autorité dans l’évolution de l’espéranto ‘Libero aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto’. Doktoriga disertacio. Universitato Parizo V. Geraldo MATTOS (1987). La deveno de Esperanto. Chapecó: Fonto. Ken MINER (2011). The impossibility of an Esperanto linguistics / La neeblo de priesperanta lingvoscienco. Interlingvistikaj Kajeroj, n-ro 2:1, p. 26-51. Bodo MÜLLER (1985). Le français d’aujourd’hui ‘La franca hodiaŭ’. Klincksieck. Claude PIRON (1987). La bona lingvo. Vieno: Pro Esperanto. Ziko Marcus SIKOSEK (1999). Esperanto sen mitoj. Antverpeno: FEL. Gaston WARINGHIEN (1959). Lingvo kaj vivo. Antverpeno / La Laguna: Stafeto. Gaston WARINGHIEN (red.) (1970). Plena Ilustrita Vortaro. Parizo: SAT. Gaston WARINGHIEN (1980). 1887 kaj la sekvo… La Laguna: Stafeto. L. ZAMENHOF (1887). Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ ‘Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro’. Varsovio: Ĥaim Kelter. L. ZAMENHOF (1888). Dua Libro de l’ lingvo internacia. Varsovio: Ĥaim Kelter. L. ZAMENHOF [1905] (1991). Fundamento de Esperanto. Pizo: Edistudio. L. ZAMENHOF (1910). Marta. Parizo: Librairie Hachette et Cie. L. ZAMENHOF [1916] (1932). Fabeloj de Andersen. Esperantista Centra Librejo.
Biografio de la aŭtoro. Philippe Planchon estas ŝtata instruisto kaj esploristo en la Fakultato pri Literaturoj kaj Lingvoj de la Universitato de Tours en Francio. En 2013, li sukcese defendis doktorigan disertacion pri enunciativa lingvistiko, kaj la sekvantan jaron, li estis nomumita ĉe la Universitato de Tours kiel docento, kie li instruas nun lingvistikon, i.a. pri leksikologio, semantiko, pragmatiko, interlingvistiko kaj kompara lingvistiko. Lia esplor-kampo estas la diverseco de la lingvoj kaj la konstruado de la vortosignifoj. Li estas membro de la lingvistika laboratorio LLL (Laboratoire Ligérien de Linguistique, UMR 7270). IPR 21/449
— paĝo 50 de la PDF —
Kongresaj kaj simpoziaj informoj ILEI-kongreso 2022: „Esperanto en dulingva aŭ plurlingva edukado” – Kebekurbo, Kanado, 30 julio-06 aŭgusto 2022 En 2022 la ILEI-Kongreso okazos denove en ĉeesta medio en la belega Universitato Laval, en Kebekurbo, Kanado, de la 30-a de julio ĝis la 6-a aŭgusto 2022. La ĉeftemo de la 55-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas: „Esperanto en dulingvaj aŭ plurlingva edukado”. Okazanta en oficiale du, sed fakte plurlingva lando, la kongresa ĉeftemo certe vekos la intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de profesiuloj pri du- aŭ kelk-lingva edukado, universitataj esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj ĝenerala publiko kiuj sin dediĉas al tiu temo, ĉu profesie, ĉu ne. Ni atendas vian aliĝon kaj viajn kontribuojn ĉu por la kongresa ĉeftemo, ĉu por aliaj programeroj kiel prelegoj, lingva festivalo, internacia vespero ktp. En la aliĝilo vi povas indiki pri viaj kontribuoj kaj vi povas sendi tion kaj/aŭ viajn demandojn al ilei.kongresoj@gmail.com. La limdato por sendo de la proponoj estas la 15-a de marto 2022 por esti enmetita en la provizoran programon. Por viaj prelegoj aŭ aliaj kontribuoj bonvolu sendi: ˗ titolon de la prelego ˗ 2-linian priskribon de la prelego ˗ nomon de la preleganto ˗ 2-linian viv-resumon de la preleganto ˗ daŭron de la prelego ˗ ĉu la prelego okazos ĉeeste aŭ rete Kiel kutime, vi povos ankaŭ ĝui diversajn ekskursojn, lingvan festivalon, indiĝenajn spektaklojn, ktp. Vi trovos ĉiujn detalojn pri la aliĝo (kaj baldaŭ ankaŭ pri la loĝado) en la ttt-paĝaro „2022.kongreso.org”, kies ligilo troveblos ankaŭ en la retejo de ILEI, t.e.: www.ilei.info Laura BRAZZABENI Estrarano pri kongresoj
IPR 21/450
— paĝo 51 de la PDF —
ILEI-kongresa simpozio: „Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado”. Unua Alvoko al ILEI-Simpozio (Kebekurbo, 04-05 aŭgusto 2022). En la espereble unua postpandemia jaro de la nuna jardeko okazos, en Kebekurbo, ekde la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2022, la 55-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kies ĉeftemo estos: „Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado”. Pritraktata en oficiale du-, sed fakte plurlingva lando, la kongresa ĉeftemo certe vekos la intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de profesiuloj pri instruado de alilandaj lingvoj, universitataj esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj ĝenerala publiko kiuj sin dediĉas al tiu temo, ĉu profesie, ĉu ne. Tial, celante altiri tiujn, kies dialogo kun tiu kongresa temo estas pli profunda, ILEI rezervos la du lastajn labortagojn de sia Kongreso por okazigo de ĝia jam tradicia ILEISimpozio. Ĝi okazos de la 4-a ĝis la 5-a de aŭgusto 2022, kaj estos malferma por (ne)esperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ebligante ilian debaton pri temoj de komuna intereso observataj el diversaj vidpunktoj. La laborlingvoj estos laŭvice Esperanto, la franca kaj la angla. Celante diversaspektan traktadon de la Simpozia ĉeftemo, oni komprenas ke ĝi inkluzivas, sed ne limiĝas al la jenaj subtemoj: ˗ Didaktikoj por instruado de lingvo al diverslingva lernantaro ˗ Uzado de interretaj teknologioj por instruado de Esperanto ˗ Esperanto en la kultura mozaiko de Kebekio kaj de Kanado ˗ Uzado de Esperanto por interŝanĝo de kulturaj valoroj ˗ Pedagogiaj valoroj de Esperanto-kulturo ˗ Kontaktoj inter kulturoj: harmonio kaj pliriĉiĝo ˗ Tradukado kiel didaktika ilo por instruado de lingvoj ˗ Interkultura lernado kaj edukado per Esperanto ˗ Kulturaj temoj kaj instrumaterialoj en lingvolernado ˗ Specifaĵoj kaj postuloj de plurlingva edukado ˗ Lingvaj rajtoj kaj edukado ˗ Interkultura komunikado en plurlingvaj edukmedioj ˗ Indiĝenaj kaj minoritataj lingvoj en edukado Se vi deziras prelegi pri tiu ĉi temaro, aŭ pri io alia koncernanta la Kongresan ĉeftemon, ni tre kore invitas vin anonci vin per sendado de retmesaĝoj al ilei.kongresoj@gmail.com, kopie al magisterpita@gmail.com. IPR 21/451
— paĝo 52 de la PDF —
Bonvolu konsideri, ke via prelego povos esti prezentita per la kongresaj retkanaloj, do se vi estas en alia lando, ju pli frue vi anoncus vin, des pli facile estos aranĝi por vi la laŭhorzonan plej konvenan momenton por via prelego. (Se via sinanonco alvenos ĝis la 15-a de februaro 2022, vi ege helpos la organizan komitaton). Post via sinanonco, bonvolu sendi vian prelegproponon al ilei.kongresoj@gmail.com, same kopie al magisterpita@gmail.com. Bonvolu sekvi la ŝablonon en la Aldonaĵo 1. La limdato por sendo de la prelegproponon estas la 15-a de marto 2022. Viaj prelegoj devas esti originalaj, ne publikigitaj nek planataj por publikigo aliloke. Surbaze de viaj kontribuoj ni redaktos provizoran programon, kiun ni sendos al vi, kaj vi estos petataj sendi kompletan tekston de via prelego ĝis la 31-a de majo 2022. Viaj prelegresumoj estos publikigitaj en la Kongresa Libro, kaj la plenaj prelegtekstoj en Simpoziaj Aktoj. Por via prelego vi disponos pri 20 minutoj, kun 10 minutoj por diskuto. La preleglingvo povas esti aŭ Esperanto, aŭ la franca aŭ angla (ĉi-kaze kun paralela prezento en Esperanto). Ĉiuj aliĝintoj de la kongreso aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen apartaj aliĝilo kaj kotizo. Tiuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio, kiel preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, povas uzi la saman kongresan aliĝilon (baldaŭ diskonigota) kaj pagi la nur-simpozian kotizon. Bonvenon! Fernando PITA je la nomo de la organiza komitato Aldonaĵo 1. Ŝablono de prelegpropono Via prelegtitolo Via plena nomo, Via institucio (ILEI, AIS, Universitato de … , aŭ simile) Resumo: Ĉi tiu ŝablono difinas strukturon kaj enhavon de ILEI-simpoziaj kaj aliaj ILEI-kongresaj prelegproponoj. Por resumi vian prelegon bonvolu uzi 100 – 200 vortojn. Ŝlosilvortoj: (3 – 5 ŝlosilvortoj) elektu la vortojn/esprimojn kiuj plej trafe indiku al leganto kiujn fakojn kaj faktojn via prelego pritraktos. Aŭtoro: Por prezenti vin kiel aŭtoron bonvolu uzi maksimume 150 vortojn. Via preskvalita foto estu aldonita en aparta dosiero.
IPR 21/452
— paĝo 53 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits (la dua membro elektota) Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny, Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Martine Demouy, Max Demouy, Jesper Jakobsen, Josiane Moirand kaj aliaj
IPR 21/453
— paĝo 54 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en Blandoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): Olena Poshivana, amatalena@ukr.net. Ni fermis la nunan numeron la 31-an de oktobro 2021, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2022.
IPR 21/454
— paĝo 55 de la PDF —
Tuŝsenso kaj aliro al artĝuado (vd. p. 11)
La internaciaj Interlingvistikaj studoj de UAM en nova formo (vd. p. 32) IPR 21/355
IPR 2022/1
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 52 – trimonata
2022/1 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Javier Alcalde Hans E. Becklin Mireille Grosjean Kimura Goro Christoph Zsófia Kóródy Stefan MacGill Alessandra Madella Larysa Osadchuk Svetlana Pogorelaja Ahmad Reza Mamduhi Bardhyl Selimi
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) ………………………………………………… 3 KIMURA Goro: Konsciigo pri interlingva komunikado en universitato ……. 4 Alessandra MADELLA: ILEI dum la 41-a Sesio […] de UNESKO! …………. 6 Alessandra MADELLA: La projekto 30 Oraj Horoj de ILEI kadre de […] . 11 Larysa OSADCHUK: Kiel atentigi pri Esperanto per origamio ………………. 14 Mireille GROSJEAN: Pri distanco, sed ne pri viruso / Kapsulo ……………… 19 Mireille GROSJEAN: Nova eldono de lernolibro de Eo en la svahila ……… 21 Javier ALCALDE: Esperanto kaj sociaj sciencoj (II.) …………………………… 22 El la landoj kaj sekcioj (AL, FR, DE, IT, UA) ……………………………………. 25 Kvin temoj por 2022 (Stefan MACGILL) ……………………………………………. 29 Hans E. BECKLIN: Gobbo, Federico. Amikaro (recenzo) ……………………… 31 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ……………………………………………….. 36 Adresaro de funkciuloj de ILEI ………………………………………………………… 38
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8 43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, 58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, 10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.
IPR 22/12
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: La broŝuro por la projekto 30 Oraj Horoj ĉe UNESKO (vd. p.6) Sur la dorskovrilo: afiŝo de Juna Amiko
Enkonduko Karaj legantoj, Mi tre ĝojas, ke bonaj kontribuoj en IPR instigas ankaŭ aliajn kompetentulojn ekverki por IPR samterene pliriĉigante la temon. Ekz-e en la antaŭa numero aperis artikolo de Javier Alcalde, kiu montris al ni tre efikajn kaj allogajn vojojn por enkonduki Esperanton en diversajn studobjektojn. Tio feliĉe instigis KIMURA Goro Christoph raporti pri sia unusemestra „kurso en sociscienca fakultato, en kiu Esperanto ludas rolon.” Tie li aludante al antaŭaj aprezindaj ekzemploj de Vicente Manzano-Arrondo (Viko) kaj Ilona Koutny, „volas montri, ke eĉ se en multe pli modesta skalo, eblas utiligi E-on en universitata edukado”. Sufiĉas ĝui nur fascinan rezulton, kiun havis lia kurso por la studentoj fine de la semestro ilia-vorte, ekz-e: „Antaŭe mi pensis, ke per la angla eblas pli bone informiĝi pri la tuta mondo. Sed mi konsciiĝis pri la privilegia pozicio de anglalingvaj regionoj kaj personoj por disvastigi siajn vidpunktojn. Por vere mem kompreni la mondon, necesas informoj el diversaj lingvoj.” La titolo de lia verko, kiu estas la bazo por lia kurso, montras al mi, ke probable kiel Robert Phillipson verkus, se li estus orienta, azia aŭ japana klerulo: „Rekomendinde estas ŝpareme uzi la anglan lingvon: liberiĝo de la dependiĝo de la angla estas ŝlosilo por alfronti internaciiĝon kaj tutmondiĝon” (Yorozu Shobo 2016, 283 p.). Mi esperas ke lia verko ne restos en sia originala lingvo, kiel ĉefverkoj de Phillipson ĉi-terene. . Ahmad Reza MAMDUHI
IPR 22/13
— paĝo 4 de la PDF —
Konsciigo pri interlingva komunikado en universitato de KIMURA Goro Christoph (Japanio) En IPR 20/1 artikolis Javier Alcalde pri Esperanto kaj sociaj sciencoj. Tiu artikolo instigis min raporti pri universitata kurso en sociscienca fakultato, en kiu Esperanto ludas rolon. Rilate al la temo Esperanto en universitatoj ne mankas elstaraj kaj brilaj ekzemploj, kiel la projekto prezentita de Vicente Manzano-Arrondo (Viko) en IPR 20/3, en kiu Esperanto estas praktike utiligata, aŭ la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, longjare organizataj de Ilona Koutny, kiu donas eblon altnivele okupiĝi pri Esperanto science (vidu plej lastan raporton en IPR 21/4). Ĉi-raporte mi volas montri, ke eĉ se en multe pli modesta skalo, eblas utiligi Esperanton en universitata edukado. Ĝenerala priskribo de la kurso La kurso, kiun mi prezentas ĉi tie, momiĝas „lingvaj dinamikoj” kaj estas elektebla kurso por studentoj de la fakultato por politikmanaĝado de Keiouniversitato apud Tokio. En tiu kurso, Esperanto surface nur parte aperas, kiel unu el la lingvoj rekomendataj lerni, sed fakte la tuta kurso baziĝas sur esperantisma problemkonscio. Jen parto de la priskribo de la prelego (originale japanlingva): Pri la angla kiel internacia lingvo unuflanke ekzistas pozitivaj voĉoj, ke ĝi bone funkcias kiel „tutmonda komuna lingvo“, aliflanke estas kritikoj pri „lingva imperiismo“. Pri aliaj lingvoj ekzistas diversaj opinioj: Iuj diras, ke en la hodiaŭa mondo necesas lerni almenaŭ du fremdajn lingvojn, aliaj pensas, ke la angla sufiĉas kaj lernado de aliaj lingvoj ne plu estas bezona. En tiu ĉi kurso ni pripensu surbaze de la reala socilingvistika stato de la mondo pri ebloj kaj limoj de diversaj rimedoj de interlingva komunikado. Enhavo de la kurso La kurso, kiu daŭras unu semestron, uzas kiel bazon mian libron Setuei no susume. Datueigoizon koso kokusaika, gurobaruka taiou no kagi! [Rekomendo ŝpareme uzi la anglan lingvon: liberiĝo de la dependiĝo de la angla estas ŝlosilo por alfronti internaciiĝon kaj tutmondiĝon], Yorozu Shobo 2016, 283 p. Laŭ metodo de „inversa instruado”, ĉiusemajne la studentoj prepare legas unu ĉapitron de la libro kaj skribas resumon en propraj vortoj kaj komentojn/demandojn. Leginte tiujn hejmtaskojn, en la prelego mi respondas al la demandoj kaj aldonas klarigojn. Se restas IPR 22/14
— paĝo 5 de la PDF —
demandoj aŭ neklarecoj, la studentoj povas demandi. Ĉiujare partoprenas inter 100 kaj 200 studentoj. Mi spertis, ke legi la komentojn ĉiusemajne estas pene, sed ke tiu mensa ekzerco de dialogo kun studentoj malfermas novajn perspektivojn ankaŭ por miaj esploroj. En la unua duono de la semestro temas pri nuntempaj problemoj de internacia kaj interlingva komunikado. Konkrete ni diskutas pri tio, ke la internacia uzo de la angla unuflanke ebligas vastan komunikadon tra la mondo, sed aliflanke kreas hierarkion laŭ lingvokapablo kaj plifortigas neekvilibran informfluon. En lastaj jaroj mi ankaŭ mencias la signifon de lingvo por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo proklamitaj de Unuiĝintaj Nacioj. La celo estas, ke studentoj komprenu, ke negativaj flankoj de la internacia uzo de la angla estas same veraj kaj gravaj kiel la pozitivaj flankoj. Simple por montrado de faktoj, la studentoj pli kaj pli konsciiĝas pri tio, kiel iliaj komentoj montras. Nek necesas nek utilas riproĉi la mondanglan kiel malbonon. En la posta duono de la semestro ni fokusas la atenton al ebloj por plibonigi la interlingvan komunikadon. La ĉefaj temoj pritraktataj estas la konceptoj de la „angla kiel lingvafrankao” (English as a Lingua Franca), „mult- kaj plurlingvismo” kaj „facila japana lingvo”. La unua koncepto volas apartigi la internacie uzatan anglan disde la angla kiel gepatra lingvo. Iusence esperantigo de la angla. Kadre de la dua diskuttemo pri lerno kaj uzo de diversaj lingvoj mi prezentas Esperanton kiel vere uzatan internacian lingvon. Mi nek varbas nek propagandas por Esperanto, sed prezentas ĝian idean fonon kaj praktikan utilecon, aldonante proprajn spertojn. La tria temo estas nun en Japanujo populariĝanta ideo adapti la uzon de la japana lingvo al la lingvokapabloj de lernantoj de la japana. La celo de tiu posta duonparto de la kurso estas, ke studentoj komprenu la avantaĝojn kaj limojn de diversaj proponoj por pli justa kaj efika interlingva komunikado. La reago de studentoj estas tre interesaj. Komence multaj estas skeptikaj pri la ideo “ŝpareme uzi la anglan lingvon“ kaj ne dependi de la angla je internacia komunikado. Antaŭe ili neniam aŭdis pri problemaj flankoj de la angla kiel komuna lingvo. En lernejo oni fakte prezentas la anglan – en preskaŭ ĉiuj lernejoj en Japanujo la sola fremdlingvo lernebla – nur kiel utilan komunikilon. Sekve, multaj (ne nur) junuloj havas idealigitan bildon de la angla (eble simile al idealigita bildo, kiun ofte esperantistoj havas pri sia planlingvo). Do, realisma aliro al la internacia komunikado estas okulfrapa por multaj. Mi prezentu du ekzemplojn de komentoj de studentoj fine de la semestro. IPR 22/15
— paĝo 6 de la PDF —
Per tiu ĉi kurso la nocio „mondo” por mi ege ŝanĝiĝis. Antaŭe mi spertis, ke mi povas per la angla komunikiĝi kun multaj homoj el diversaj landoj. El tiuj spertoj mi sentis la utilecon kaj fortecon de la angla kaj pensis, ke la mondo estas fakte malvasta. Sed mi rimarkis, ke mi eraris, kaj ke la mondo estas multe pli vasta. Antaŭe mi pensis, ke per la angla eblas pli bone informiĝi pri la tuta mondo. Sed mi konsciiĝis pri la privilegia pozicio de anglalingvaj regionoj kaj personoj por disvastigi siajn vidpunktojn. Por vere mem kompreni la mondon, necesas informoj el diversaj lingvoj. Tiun fakton mi volas diskonigi ankaŭ al aliaj. Kaj mi mem volis agi tiudirekte kaj eklernis la ĉinan. Simile rakontas ankaŭ aliaj studentoj, ke ili eklernis aŭ almenaŭ decidis eklerni alian lingvon ol la anglan. Kelkaj ankaŭ memstare eklernis Esperanton. Laŭ mi gravas, ke tiu ĉi kurso okazas en sociscienca fakultato, ĉar konsciiĝo pri la lingva dimensio de la socio kaj la mondo estas esenca, sed ofte neglektita aspekto en sociaj sciencoj. Sed certe tia konsciiĝo gravas ankaŭ por studentoj de aliaj fakoj. Surbaze de plurjaraj spertoj en la Keiouniversitato, ekde aŭtuno 2022 mi faros similan kurson ankaŭ en la Sophia-universitato en Tokio kiel elektebla kurso por studentoj de ĉiuj fakultatoj. KIMURA Goro Christoph estas profesoro ĉe la Sophiauniversitato kaj instruas/instruis ankaŭ en kelkaj aliaj universitatoj en kaj ĉirkaŭ Tokio pri socilingvistikaj kaj lingvosociologiaj temoj.
ILEI dum la 41-a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO de Alessandra MADELLA (Italio) Ĉi-jare (2021) ni timis, ke Ne-Registaraj Organizoj (NRO) kun neoficialaj rilatoj kun UNESKO ne estos invitataj partopreni en la 41-a Sesio de la Ĝenerala Konferenco. Fakte, por la grava evento, okazonta inter la 9-a kaj la 24-a de novembro 2021 en Parizo, oni antaŭvidis pli striktajn regulojn pro la kronvirusa situacio. Temis ja pri la 75-a datreveno de la institucio, kun IPR 22/16
— paĝo 7 de la PDF —
multe da gravaj gastoj kaj la samtempa neceso iel limigi ĉeestan partoprenon. ILEI estas en tiu grupo de NRO-oj, kiuj povas sendi observantojn al UNESKO, sed ne delegitojn, ĉar ĝi nuntempe ne havas oficialajn rilatojn kun UNESKO. Ĝi havis ilin, sed perdis ilin pro burokratismaj kaŭzoj kaj estas klopodanta reakiri ilin ekde 2016, kiam Mirejo Grosjean, la tiama ILEIprezidanto, prezentis peton ĉi-rilate. Tamen, ĝuste por helpi tiun reakiran procezon, gravas, ke ILEI klopodu regule sendi siajn reprezentantojn al la konferencoj de UNESKO. En la pasintaj jaroj, tion ĝi ĉiam sukcese faris, danke al la streboj de la franca sekcio sub la gvido de la tre aktiva Monique Arnaud. Ĉi-fojon, tamen, pro la kronviruso kaj la tiel neoportunaj personaj situacioj de la plejmulto de la francaj ILEI-membroj, oni fine decidis escepte sendi reprezentantojn el aliaj landoj: Maksimiliano Garcia el Katalunio kaj min mem el Italio. Monique, Mirejo kaj François Lo Jacomo (kiu tre kompetente gvidis la 5-membran delegacion de UEA) multe helpis nin plenumi ĝustatempe la burokratismajn formalaĵojn kaj plani la detalojn de nia vojaĝo, ĝis ni estis fin-akceptitaj kiel observantoj fare de UNESKO. Mi restis en Parizo dum la unuaj kvar tagoj de la konferenco, gastigata de afabla samideanino Anita Muñoz. Max restis tie dum preskaŭ la tuta tempo de la konferenco. Ankaŭ dum nia restado la konsiloj de Monique kaj Mirejo kaj la daŭra amika subteno de la tuta delegacio de UEA estis fundamentaj por la efika rezulto de nia laboro.
IPR 22/17
— paĝo 8 de la PDF —
Ni ambaŭ volis prezenti ne nur ILEI kaj Esperanton ĝenerale, sed ankaŭ du projektojn, kiujn ILEI kaj UEA kandidatigis por la premio Hamdan de UNESKO: la ekologian animacian projekton „Ni savu la planedon kun Kungfua Kunikleto!” de Miguel Herberg kaj la instruan projekton en italaj superaj mez-lernejoj „30 Oraj Horoj”. Por fari tion, ĉar por ni ambaŭ temis pri la unua fojo ĉe UNESKO, ni unue klopodis precipe lerni ĝenerale kiel moviĝi en la nova etoso. La unua paŝo estis bone aŭskulti, por vidi kiel ni povus pli bone retorike prezenti nian mesaĝon pri la graveco de lingvaj problemoj al tiu internacia kaj ofte poliglota publiko. Ni atente sekvis la salutojn de la estroj, ministroj kaj ambasadoroj de la diversaj ŝtatoj en la ĉefa salono, notante iliajn lingvajn elektojn. Kiel Renée Triolle bone resumis la situacion, eĉ la landoj de la iama komumisma bloko en Orienta Eŭropo, kiuj en la pasinteco preferis la francan, ĉi-fojon plejmulte uzis la anglan. Tamen, arabaj ŝtatoj preskaŭ ĉiam elektis la araban kaj la reprezentanto de Irlando akiris rimarkindan retorikan efikon, ĉar li komencis sian alparolon en la franca. Same gravis atenti pri la temoj. Depende de la mondaj regionoj, daŭripova evoluo, la samaj rajtoj por virinoj kaj GLAT, la subteno al Afriko, la etiko de Artefarita Inteligento, la superado de la cifereca divido, la helpo al junuloj kaj la neceso bone pretigi la post-pandemian periodon estis inter la plej gravaj. La pandemio fakte akrigis multajn el tiuj problemoj tra la mondo, same kiel klasajn dividojn. Iuj ŝtatoj kiel Estonio atentigis ankaŭ pri la danĝera forfalo de indiĝenaj lingvoj, dum aliaj kiel Ebur-Bordo substrekis la gravecon de dulingva edukado por divers-etnaj komunumoj. Jam en la pasintaj jaroj la reprezentantoj de UEA kaj ILEI sindediĉe teksis paciencajn rilatojn kun reprezentantoj de landoj kaj NRO-oj atentemaj pri lingvaj problemoj. Ankaŭ niaj projektoj de la Kungfua Kunikleto kaj de la „30 Oraj Horoj” ĝuis do la helpon de jam ekzistanta reto de simpatio pri Esperanto kaj ĝia lingva politiko de protektado de malpli potencaj lingvoj, lerte prezentita dum la jaroj. Alia grava parto de nia laboro estis malstreĉe kaj afable alparoli homojn en koridoroj, en kafo-vicoj kaj dum la manĝoj. Oni avertis nin, ke temas eble pri la plej grava komponanto de la tuto, ĉar tiuj estas la lokoj kaj okazoj, kie la vere gravaj negocoj estas farataj kaj intereso por iu afero povas esti spontane gajnata, ekster formalaj ceremonioj. Oni tie ofte ricevas ankaŭ la plej valorajn informojn. Tio okazis ankaŭ al Max kaj mi. Fakte, parolante entute almenaŭ 9 lingvojn, ni multe ĝuis tiun parton de nia laboro. Simpatia membro de la delegacio de Ganao, kiu manĝis kun ni sian sandviĉon en IPR 22/18
— paĝo 9 de la PDF —
ĝardeneto, ekdemandis al ni pri Esperanto. Ni montris al li folion pri la animacio „La aventuroj de Saĝa Steleto” kaj petis lian personan konsilon, kiel doni pli da videblo al niaj projektoj ene de UNESKO. Li do sendis nin al pli malgranda salono, kie tamen devis baldaŭ eki la Monda Konferenco pri Edukado. Unu horon poste en la saman salonon eniris la Ĝenerala Direktorino de UNESKO Audrey Azuley kun la Prezidanto de la Franca Respubliko Emmanuel Macron. Fakte, Francio metis multe da politika pezo sur la „Deklaracio de Parizo”, vidata kiel nova socia kontrakto por edukado. Temis pri la kreado de internacia reto por subteni viv-daŭran edukadon ankaŭ en la plej malriĉaj landoj, pere de interalie pli justa taksado de multnaciaj korporacioj laŭ vojoj jam parte teoriigitaj fare de la franca ekonomikisto Thomas Piketty. Dum la pandemio 116 milionoj da gestudentoj ne povis frekventi lernejojn, plejmulte en la plej malriĉaj landoj kaj ofte inaj, malplimultaj kaj diasporaj studentoj. Samtempe instruistoj spertis pli malfacilajn kaj necertajn laborkondiĉojn, en kiuj ili estis tro laborigitaj kaj subtaksitaj. Do, investi en ili kaj en ilia edukado iĝas eĉ pli grave. Stefania Giannini, Vic-direktorino de UNESKO kun delego pri edukado, substrekis ankaŭ, ke edukado pri ekologio kaj genra egaleco devas same iĝi centra. Tio ĉi estas la kunteksto, en kiu Max Garcia povis fari sian 3-minutan alparolon nome de ILEI, kiu altiris multe da atento pri Esperanto.
Max Garcia kaj François Lo Jacomo kun la direktorino de UNESKO, Audrey Azoulay
IPR 22/19
— paĝo 10 de la PDF —
Ni vere ne sciis, ke ni rajtas publike paroli. Ni pensis, ke nur kiel observantoj de NRO sen oficialaj rilatoj kun UNESKO ni verŝajne ne rajtas tion fari. La tuta atento en nia Esperanta cirklo estis do pri la oficiala alparolo de François Lo Jacomo nome de UEA en la unua salono, kiu estis pretigita kun longaj diskutoj, klere polurita kaj fine tre elegante prezentita. Sed Max kaj mi hazarde aŭdis frazon de la Prezidantino de la Asembleo pri Edukado, kiu bonvenigis komentojn ne nur de ŝtatoj, sed ankaŭ de NRO-oj pri la teksto de la „Deklaracio de Parizo”. Do, tuj demandante sinsekve al tri respondeculoj, ni sukcesis vere obteni la permeson paroli.
La tuta alparolo de Max estas spektebla en la jutuba kanalo de ILEI (https://www.youtube.com/watch?v=5QomYe6LR28\&t=79s). Ĝi ne nur turnigis kapojn parolante pri la teknike altvalora projekto de la Kungfua Kunikleto, sed ĝi adoptis la retorike ruzan movon praktike pensigi pri la problemoj kaj kostoj de tradukado kaj interpretado en internaciaj kongresoj mem uzante kvar lingvojn. Ne estis malfacile vidi, ke Esperanto estus taŭga kaj akceptebla solvo al tiu problemo. Kaj la stilo estis tiel glata kaj evidenta, ke eĉ la prezidantino de la asembleo fine ridetis. Pro tio multe da delegacioj memoris pri la lingvo de Zamenhof en la sekvaj tagoj. En la postaj semajnoj certe multe pli da laboro estis farita, danke al la komunaj senĉesaj streboj de Max kaj de la reprezentantoj de UEA, kiuj daŭre restis tie en Parizo. Max eĉ sukcesis mallonge persone paroli kun Audrey Azulay kaj Stefania Giannini. Sed mi persone pensas, ke nia plej granda IPR 22/110
— paĝo 11 de la PDF —
kontribuo kiel reprezentantoj de ILEI ĉi-foje eble estis vere tiu mallonga publika alparolo, kiu lasis al ILEI ankaŭ lokon en la finaj protokoloj de la asembleo kiel unu el la nur 2 reprezentantoj de civila socio, kiuj donis sian opinion en tiu debato pri grava interkonsento inter ŝtatoj. Humphrey Tonkin rememorigas al ni, ke grandaj organizaĵoj kiel UNESKO kaj UN nun pli kaj pli interesiĝas pri tio, kion la membroj de la civila socio volas. Do, paroli en similaj okazoj estas certe unu el la ĉefaj vojoj, per kiuj ni povas esti aŭskultataj kaj aprezataj kiel esperantistoj kun nia aparta vido pri mondaj problemoj kaj iliaj eblaj komunaj solvoj. Espereble ankaŭ la venontaj reprezentantoj de ILEI ĉe UNESKO povos daŭre progresi en tiu ĉi direkto.
La projekto „30 Oraj Horoj” de ILEI prezentita kadre de VERDEN de Alessandra Madella (Italio) En la tagoj 20-a, 21-a kaj 22-a de novembro 2021 okazis en la urbo Parmo de norda Italio la unua ĉeesta kunveno de la projekto VERDEN. Kiel la samtempe Esperantema kaj ekologiema nomo bone montras, temas pri projekto, financata de la programo Erasmus+ de Eŭropa Unio, por kune pripensi novajn formojn de daŭripovaj evoluo kaj transporto pere de la Internacia Lingvo. La eŭropaj partneroj, sub la kunordigado de UEA, estas IFEF, Internacia Fervojista EsperantoFederacio (precipe la sekcioj de Ĉeĥio kaj Francio), BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), FEL (Flandra Esperanto-Ligo) kaj Esperanto-Asocio de Parmo, membro de Itala Esperanto-Federacio. La sekvaj renkontiĝoj de la projekto okazos ĉe Kastelo Grezijono en Francio, en Pardubice en Ĉeĥio, Roterdamo en Nederlando, Loveno en Belgio kaj fine en julio 2023 dum la UK de Torino en Italio. Tiam estos prezentataj la projektaj rezultoj ankaŭ en libra formo. Tio estas la unua ekzemplo de 3-jara projekto de UEA financata de Eŭropa Unio. Pro tio kaj pro la fakto, ke ĝi IPR 22/111
— paĝo 12 de la PDF —
celas proponi novigajn rezultojn por pli larĝa socio, ĝi meritas la nomon de „pilota projekto”, kiun la prezidantino de IFEF, Rodica Todor, donis al ĝi. Tritagaj diskutadoj inter estraranoj de la asocioj okazis en la klasĉambreto de la parma grupo en malnova distrikta urbodomo. Lerte gvidis ilin Francesco Maurelli kaj Sara Spanò, reprezentantoj de UEA kaj de Kosmo, la sperta firmao, kiu helpis en la verkado de la peto por financado fare de EU. Publika evento estis gastigata dimanĉon posttagmeze en la prestiĝa sidejo de la historia biblioteko de la benediktana monaĥejo Sankta Johano, kies pastro Gustavo Zanoli estas la prezidanto de la Parma Esperanto-Asocio „Giorgio Canuto”.
Bruĉjo Kasini parolas pri la projekto „30 Oraj Horoj” Precipe kvar konkrete esplorindaj sugestoj por projektoj pri daŭripova transportado evidentiĝis dum la laboroj. Du estis proponitaj fare de Lars Sözüer, Ĝenerala Sekretario de BEMI. La unua temas pri monda mapado de ne plu uzataj fervojoj, kiuj estas jam konvertitaj al biciklovojoj aŭ povus tiel esti. La avantaĝo de tiu solvo, krom pli facile pretigi vojon por bicikloj, estus savi por la publiko terenon, kiu povus denove facile iĝi fervojo, se la estontaj cirkonstancoj tion permesos, helpante verdan konvertadon anstataŭ pliajn aŭtoŝosejojn. La dua projekto estas vasta kaj daŭre ĝisdatigata kolekto de informoj koncerne la ofte malsamajn internaciajn regulojn pri la kunportado IPR 22/112
— paĝo 13 de la PDF —
de biciklo dum trajnaj vojaĝoj. Tio multe helpos la planadon de verdaj vojaĝoj por biciklemuloj kaj la laboron de fervojistoj. La tria sugesto venis de Vito Tornillo, Ĝenerala Sekretario de IFEF, kiu per sia prelego diskonigis kelkajn jam ekzistantajn praktikojn uzi pli verdajn energifontojn sur trajnoj kaj en stacidomoj, kiel en la kazo de la fotovoltaa kupolo de la stacidomo de Torino Porta Susa, Italio. La inĝeniero Franco Bressanin de Parmo aldonis finan proponon kadre de sia ekologiema instruado al junuloj, montrante manierojn „verdigi” kaj beligi trajnojn kaj stacidomojn per facile prizorgeblaj plantoj, kiuj bezonus nur malmulte da akvo kaj zorgo (https://www.youtube.com/watch?v=9PLHS9-mJN0\&t=40s). La tuta projekto VERDEN estas interesa ankaŭ por ILEI, ĉar ĝi strebas akompanigi la ekologian pripensadon kun la daŭripova konscio de Esperanto en la lingva kampo. La internacia lingvo ne estas, do, nur ilo por kolekti informojn kaj propagandi rezultojn pri gravaj temoj de verda transportado mondskale. Ĝi estas ankaŭ grava objekto de instruado.
En Parmo Luigia Oberrauch instruis Esperanton al du komencantaj kaj entuziasmaj ĉeĥaj studentoj de la Universitato Pardubice. La Parma grupo prezentis la didaktikan animacion en Esperanto „La aventuroj de Saĝa Steleto”. Kaj Bruĉjo Kasini, la prezidanto de la LKK de la ILEI-Kongreso de Massa en 2023, venis el Pisa (Pizo) speciale por prezenti la projekton „30 IPR 22/113
— paĝo 14 de la PDF —
Oraj Horoj”, frukton de kunlaboro inter ILEI, Itala Instituto de Esperanto kaj Esperanto-Grupo de Massa. Temas pri instruado de Esperanto al volontulaj instruistoj de superaj mezlernejoj de la itala regiono Toskanio, kiuj poste instruos ĝin al siaj gestudentoj. La celo de tiu ĉi klopodo estas pretigi ilin pli profunde profiti el la granda interkultura ŝanco oferota de la mondaj kongresoj, kiuj okazos en Italio dum somero de 2023: la ILEI-kongreso en Massa kaj la UK en Torino. Bruĉjo detale priskribis la longan pretigadon de la projekto kaj la unuajn paŝojn de ĝia konkreta realigado, inkluzive de la scienca esplorado, sur kiu ĝi baziĝas. Li ankaŭ rakontis kiel, kun Laura Brazzabeni kaj Enrico Borrello, li sukcesis persvadi la regionajn lernejajn aŭtoritatojn subteni la iniciaton. Lia publika prelego spekteblas en la jutuba kanalo de ILEI (https://www.youtube.com/watch?v=eLzcJJfPB3U\&t=74s) kaj certe ĝi povos oferi multe da sugestoj por tiuj, kiuj volus klopodi imiti aŭ adapti similan lernejan eksperimenton en siaj lokaj kondiĉoj.
Kiel atentigi pri Esperanto per origamio. Efekto de fiŝofiŝkaptanto.1 de Larysa OSADCHUK, gvidantino de ĉiudimanĉa virtuala ateliero pri origamio (Origamio kaj Esperanto. Ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Vd. en eventaservo.org) Mi pensas, ke unu el la gravaj taskoj de esperantistoj estas atentigi homojn pri Esperanto, kiel unu el la valoraj kaj utilaj bazaj scioj por la homaro. Eble, estas pli facile fari tion en la origamia medio, ĉar origamio kaj Esperanto, laŭ siaj konstruoj kaj funkciadoj, tre similas unu al la alia. Ili estas karakterizitaj per simpleco de lernado, logiko, precizeco, simileco al konstrua ludo kaj la kapablo sufiĉe rapide 1
Laŭ la prelego el VEKI-2.
IPR 22/114
— paĝo 15 de la PDF —
atingi impresan rezulton. La praktikado de origamio kreas etoson de interkompreniĝo kaj fido, kaj alportas senton de ĝojo. Ial oni povas supozi, ke homoj, kiuj okupiĝas pri ĉi tiuj du specoj de agado, havas similan pensmanieron. Origamiistoj povos senti la allogecon kaj utilecon de Esperanto pli rapide ol aliaj. Ĉar origamiistoj, plejparte, estas scivolemaj, societemaj homoj, malfermitaj al la mondo kaj kapablaj aprezi la unikecon de Esperanto kiel komunikilon, kiu ŝparas niajn tempon kaj energion. Al mi ŝajnas ke, se origamiistoj ekscius la unikajn eblojn de Esperanto, ili plezure uzus ĝin dum siaj internaciaj renkontiĝoj, anstataŭ la sufiĉe komplika angla. Do, Esperanto povus sukcese roli kiel labora lingvo por ili.
Sed ne nur por origamiistoj Esperanto povas esti utila. Fakto estas, ke origamio, la tradicia japana arto faldi diversajn modelojn el papera kvadrato sen uzi gluon kaj tondilon, estas efektive iu teknika kreemo, kiu danke al sia specifeco, penetris en diversajn kampojn de scienco, teknologio, dezajnado kaj estas uzata ankaŭ en pedagogio kaj arto-terapio kiel efika nevorta komunikilo. IPR 22/115
— paĝo 16 de la PDF —
Kio interesas onin uzi origamion en scienco, teknologio kaj arto? Laŭ mi tio, kio permesas altiri la atenton de fakuloj kaj studentoj de diversaj fakoj al tia specifa trajto de origamio kiel eblo ŝanĝi la formon de objekto sen ŝanĝo de ĝia tuteco; grandigi kaj malgrandigi ĝin. Tio povos instigi matematikistojn, inĝenierojn, arkitektojn, dezajnistojn uzi en sia profesio ĉi tiujn fenomenajn ecojn. Kio estas interesa pri la potencialo de origamio en la kampo de komunikado, inkluzive nevortan komunikadon? Fakte, origamiumado helpas krei kontakton en komunikado, tial la praktiko de origamio jam de pli ol 30 jaroj estas uzata de instruistoj, psikologoj, artoterapiistoj, lernejaj vigligistoj, sociaj laboristoj ktp. Origamio povas esti utila por krei amikecajn rilatojn en internaciaj grupoj kaj centroj, ĉar ĉi tiu agado rompas etnajn barojn kaj kreas etoson de fido inter homoj. Ĉiuj praktikantoj de origamio estas kategorio de homoj, kiuj potenciale povus interesiĝi pri Esperanto kiel nuntempa fruktodona teknologio, kiel internacia lingvo por komunikado, kaj ankaŭ kiel fonto kaj kondukilo de universalaj homaj valoroj – la ideoj de paco, egaleco, interkompreniĝo kaj reciproka respekto, kaj starigo de amikaj ligoj inter reprezentantoj de diversaj kulturoj. Ekzistas multaj vojoj por allogi la eksteran publikon al Esperanto inkluzive diversajn artagadojn. Ni proponas origamion kiel brilan atentokaptan ilon, kiu povas alloge malkovrigi Esperanton por la tiel nomata „ekstera” publiko. Ĝuste kiel la fiŝkapta fiŝo, kiu loĝas en la malluma profundo de maro kaj kaptas predon per sia „fiŝkano” brilanta je la fino. La origamiaj ekspozicioj ĉiam estas fascinaj, kaj la demonstrado de faldado agas kiel miraklo. Dum diversaj agadoj (ekspozicioj, rondaj tabloj kaj atelieroj, kursoj, kie origamio kaj Esperanto prezentiĝas kune), ni allogas pli grandan nombron da homoj, diversaĝaj kaj diversfakaj, ol se ni farus tion nur per Esperanto aparte. Kaj nun – kiel tiu origamia „fiŝkano” funkcias? Vizitantoj, kiuj spektadas origami-ekspozicion, estas fascinitaj per ĝi (ĉar origamio ne povas ne fascini), ili ekaŭdas multajn novajn faktojn pri origamio, ĉi tiu tradicia japana ludo kun papero faldita laŭ geometriaj linioj, pri tiu miriga tekniko, kiu fariĝas ege populara en la moderna mondo kaj daŭre malkaŝas siajn potencialojn. Kaj en tiu momento, kiam la atento de la publiko estas kaptita, kiam IPR 22/116
— paĝo 17 de la PDF —
origamio, kiel altvalora kristalo, ludas kun ĉiuj siaj facetoj, ni proponas prispekti unu el ili pli detale. Temas pri uzo de origamio kiel rimedo por vigligi komunikadon, kiam dum la faldado la baroj de malfido kaj timo estas venkitaj, kiam komunikado kaj interkompreno inter gepatroj kaj infanoj, instruistoj kaj lernantoj, kuracistoj, psikologoj kaj iliaj pacientoj fariĝas facilaj kaj eblaj (kaj foje la solaj eblaj). Ĉe la kulmino mem, kiam la fenomeno de origamio ĝenerale kaj ĝia rolo kiel komunikilo fariĝas por la spektantaro ne nur aŭdata fakto, sed instigo por agado, por uzo en sia vivo, en laboro, kiam la prezentitaj ludmetodoj de origamio, iliaj simpleco kaj influopovo fariĝas evidentaj kaj la spektantoj volas provi faldi ion mem, vi povas proponi al ili faldi kune la simplan modelon. La unua pozitiva rezulto tre inspiras la spektantaron, ili ĝojas pri ĉi tiu miraklo, kiun ili mem kreis. Ili fariĝas pli malfermaj kaj societemaj kaj pretaj por spekti novajn miraklojn. Kaj ĉi tie, laŭ nia opinio, ni povas prezenti al ili alian miraklon – Esperanton, simplan lingvan konstruludon, speciale kreitan por internacia komunikado. Vi povas uzi origamiajn kubojn, kaj kun ilia helpo montri kiel, ludante kun la radikoj kaj finaĵoj, kiuj difinas apartan vortparton, krei substantivojn, adjektivojn kaj adverbojn, kaj tri verbajn tempojn. Kiel, kun la helpo de prefiksoj kaj sufiksoj, konstrui novajn vortojn. Kaj ĉio ĉi – nur en kelkaj minutoj. Poste vi povas inviti la spektantaron krei mem vortojn el la radiketoj, aldonante sufikso-kubojn kaj finaĵo-kubojn laŭ la simplaj reguloj de Esperanta solfeĝo. Estus interese ankaŭ montri mallongan filmeton pri nia Movado. Kompreneble, la celo de tia demonstracio ne estas instrui la lingvon, sed nur konatigi la ĉefajn principojn de ĝia funkcio, malkovrante nur iomete la fenomenon de Esperanto. Gravas montri, ke ekzistas en la mondo tia magia ŝanco por interpopolaj agantoj komuniki en egalaj kondiĉoj, uzante simplan, logikan, bone kompreneblan sistemon, kiu ŝparas la tempon kaj nian mensan energion. Ke eblas ĝoje paroli preskaŭ spontane, sen ŝarĝi la memoron per nenecesaj vortoj kaj multaj, ofte ne tre logikaj, gramatikaj reguloj. Ankaŭ estus interese por la publiko malkovri la rolon de Esperanto en la individua disvolviĝo de la infano. Temas pri vigligo de imaga kaj logika pensado, komunikado, la kapabloj lerni fremdajn lingvojn, ensorbigi la grandajn moralajn valorojn kiujn alportas Esperanto, reciprokan respekton kaj humanismon. Lernado de la bazoj de Esperanto en lernejo donus al homoj efikan ilon por facila internacia komunikado, kompareblan laŭ graveco kun la multiplika tabelo en matematiko. Al mi ŝajnas, ke la propono uzi IPR 22/117
— paĝo 18 de la PDF —
Esperanton kune kun origamio en lernejoj kiel du efikaj iloj por ĉiuflanka disvolviĝo de infanoj helpus enkonduki Esperanton en la sistemon de edukado. Cetere, origamio iom post iom penetras lernejojn kaj estas uzata en matematikaj, belartaj, laboraj kaj lingvaj lecionoj. Jen tie mallonge ni povas prezenti la uzon de origamio kiel logaĵon de fiŝhoko por allogi la atenton de la ekstera publiko al Esperanto. Sed en ĉi tiu afero gravas ne tro agi. La unua renkontiĝo kun Esperanto devas esti nerekta, impresa, malpeza kaj atentokapta, kiel flugo de papilio, por ke la homoj nur ekhavu la instigon serĉi novajn renkontiĝojn. Nun kelkaj vortoj pri tio, kion ni praktike faris por atingi ĉi tiun celon. Dum la lastaj 8 jaroj ni faris multajn atelierojn, prelegojn, ekspoziciojn de origamio en Montpeliero por neesperantistoj kaj kadre de diversaj E-aj renkontiĝoj: dum la Itala E-a Kongreso en Kastelaro (2013) kaj Fraskati (2016); NI en Nordlingen (2014), Pluezeko (2014-2016), en Anvers en Belgio (2016), dum la Infana Semajno en Grezijono (2016-2019), UK kaj IIK en Lisbono (2018). Ekde 2020, pro la pandemio, ni komencis labori rete: – Post UK 2018 en Lisbono kaj virtualaj Esperanto-renkontiĝoj en 2020 (SES, VK, VEKI), kun helpo de Rodrigo Tavares kaj Karlo Olivejra el Brazilo, estas kreita grupo de origamio en Esperanto „EsperOri” en Telegram, kiu kunigas nun 90 partoprenantojn el multaj landoj. – Ekde aŭgusto de 2020, kun granda subteno de IrEA kaj Ahmad Mamduhi, ĉiudimanĉe vespere laŭ la horzono de Francio funkcias ateliero pri origamio per Zoom (jam 50 atelieroj okazis, informo pri ili estas trovebla en eventaservo.org). Ĉiu ateliero havas temon, pri kiu ni iom diskutas, ĉar origamio rilatas al multaj flankoj de la vivo: arto, filozofio, edukado, scienco ktp. La partoprenantoj ricevas diversajn interesajn dokumentojn pri la elektita temo (pri tio mi dankas pro la helpo de Alain Delmotte). Kaj poste ni faras kelkajn modelojn, rilate al tiu aŭ alia temo. De tempo al tempo ni havas specialan temon: Festo de la Fino de la Jaro, Festo de Geamantoj, Tago de la Tero k.s.. Mi dankas pro la entuziasmo de Karlo Olivejra, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, – aŭtoro de ĉiuj 50 afiŝoj por niaj Ori-atelieroj kaj disvastiganto de informo en la reto. Dum 12 monatoj, en la ateliero partoprenis pli ol 60 homoj, esperantistoj kaj ne-esperantistoj el pli ol 27 landoj el Eŭropo, Suda kaj Norda Ameriko, Afriko kaj Azio, kaj tio iĝis vere internacia agado. En nia ateliero partoprenis multe da origamiistoj el diversaj landoj, kiuj sciis nenion pri Eo, kaj havis eblon spekti kiel facile oni parolas tiun lingvon. IPR 22/118
— paĝo 19 de la PDF —
Pri distanco, sed ne pri viruso de Mireille GROSJEAN (Svislando) Unue ekzemploj, poste analizo Mi instruis Esperanton en Benino, ne temis pri kurso por komencantoj, sed pri preparo al ILEI-ekzameno de meza nivelo. Do la studentoj jam bone uzis la lingvon. Venis ekzamena sesio en ĵaŭdo. Unu aliĝinto ne aperis. Do la sesio okazis sen li. Sabate li aperas, sin prezentas kaj diras, ke li volas fari la ekzamenon. Mi respondas, ke tio ne eblas, ĉar la sesio okazis ĵaŭde. Li klarigas, ke li havis staĝon dum la tuta semajno. Li aldonas: „Mi volas studi Esperanton kun vi, mi volas, ke ni estu kune po unu horon en ĉiu tago”. Tiam mi respondis: „Mi ne povas eniri tian programon. Fakto estas, ke mi estas prezidanto de ILEI, mi laboras en 70 landoj kun niaj sekcioj kaj reprezentantoj. Vi trovos bonan esperantiston ĉi tie en Benino, kiu tute adekvate povos instrui al vi.” En la japanaj batalartoj estas niveloj de nigra zono, kies nomo estas „dan”. Iu persono povas havi duan dan, trian dan, kvaran dan, la plej altnivelaj majstroj havas naŭan dan aŭ eĉ dekan dan. Antaŭ ol akiri nigran zonon, la unuan dan, kies nomo estas „shodan” (la nivelo de la komencanto…) estas diversaj niveloj, kies nomo estas „kyu”. Do, tutkomencanto estas sen kyu, en la japana „mukyu”. Sekvas sesa kyu, kvina kyu, kvara, tria, dua, unua kyu. En diversaj batalartoj kiel ĵudo kaj karateo la kyu estas videblaj per koloraj zonoj. Bruna zono estas unua kyu, tuj antaŭ la nigra zono. Post la unua kyu sekvas la unua dan, shodan, la nivelo, kiam la vera severa laboro komenciĝas… Kiam mi estis tria aŭ dua kyu en aikido, mi instruis al mukyu, al komencantoj. Mi instruis kiel saluti la praktikejon, la doĵon, kiel nodi la zonon, kiel fali kaj stariĝi post la rulado. La distanco estis 3 aŭ 4 niveloj. Tio estas bona distanco. Al shodan, dua dan, instruas persono kun sesa dan aŭ sepa dan. Denove oni vidas la adekvatan distancon. Altnivelaj homoj, eble profesoroj, ne plu memoras siajn malfacilaĵojn de la tempo, kiam ili estis komencantoj. Pro tio la distanco ne devas esti tro IPR 22/119
— paĝo 20 de la PDF —
granda. Ankaŭ povas okazi, ke altniveluloj ne havos paciencon. La plej granda danĝero estas, ke eble ili sentos malrespekton, se oni donas al ili klason de komencantoj; ili havos la impreson, ke ili perdas sian tempon. Kelkaj ne plu revenos, ne plu akceptos inviton por tiaj kursoj. Ne invitu Katalin Kovats aŭ Ilona Koutny por instrui al komencantoj! Ili havas pli gravajn taskojn. Al pli lertaj gestudentoj ili povos doni la plenon de siaj scioj, kapabloj kaj spertoj.
Kapsulo de Mireille GROSJEAN (Svislando) Temas pri fermita ujo, skatoleto. Tiu vorto priskribas ekzemple la fermitan lokon de la artikoj. En la sciencoj pri informado kapsulo estas dokumento (teksto aŭ videofilmeto), kiu traktas precizan temon, kiu aperas kiel memstara, kun malmultaj ligoj kun iu kunteksto (kun iu libro, artikolo aŭ specifa kono) kaj kiu ebligas transdonon de informoj. Ĝi devas kongrui kun la principoj de Atomeco, Kohereco, Integreco kaj Daŭripovo (laŭ Vikipedio). Kapsulo aperas en vortaro.net kun 7 apartaj signifoj. Tamen la informcela kapsulo ne aperas inter tiuj sep. Diversaj prelegantoj preparis pri sia fako dudekminutajn filmetojn, kiujn ili nomas kapsuloj. Kadre de la sesa Forumo por ILEI-gvidantoj (julio 2021) naskiĝis jena ideo: ILEI lanĉu kreadon de mallongaj prezentaĵoj pri iuj ajn temoj, laŭ la skemo de „TED-talks”. Tiuj prezentaĵoj ne rajtas superi la daŭron de 18 minutoj. Mireille Grosjean proponas, ke ni enkonduku maksimuman daŭron de 16 minutoj, ĉar tiu nombro gravas en nia kulturo. Plie la mallonga formulo de 6 minuta parolado nomita „peĉakuĉo” kuru paralele. Kapsulo povus esti tria solvo. Iu esperantisto, kiu kapablas kaj fakulas pri iu temo, preparu iun tian prezentaĵon kaj ILEI kreu bibliotekon por montri tiujn filmetojn, ekzemple uzante sian youtube-kanalon. Peĉakuĉoj Peĉakuĉo – Vikipedio (wikipedia.org) 6 minutoj kaj 40 sekundoj. Maksimume 20 bildoj. Maltedaj 16-minutaj defioj Laŭ TED (prelegoj) – Vikipedio (wikipedia.org) IPR 22/120
— paĝo 21 de la PDF —
Nova eldono de lernolibro de Esperanto en la svahila Bazo por lerni novan lingvon de Mireille GROSJEAN (Svislando) Kutimo estas, ke la bazo por lerni fremdan lingvon estas la denaska lingvo. Tio ne nepre devas okazi; vidu la artikolon de Peter Grbec el Slovenio, kiu akompanis siajn dekjarajn lernantojn tra la akiro de la angla kaj Esperanto samtempe. (Vidu IPR 2015/4, p.23) Sed ni restu en la plej ofta situacio: la bazo estas la denaska lingvo, aŭ unu el la bonnivele praktikataj lingvoj de la studento. Tion scias klare la gvidantoj de Duolingo, kiuj lanĉis la kurson pri Eo en 2015 pere de la angla, poste de la hispana, poste de la portugala, kaj en 2020 pere de la franca lingvoj. Jam en 1983 aperis lernolibro pri Esperanto en la svahila lingvo verkita de itala fakulo, Nino Vessella (vd. maldekstre). La titolo estas jifunze lugha ya kiesperanto. Sciendas, ke tiu afrika lingvo evoluis unue en la havenoj de orienta Afriko. Poste ĝi disvastiĝis en grandajn surfacojn de tiu parto de la kontinento, kun akiro de vortoj el la araba, angla, eĉ la persa kaj hinda. Tamen en la dudeka jarcento la lingvo stabiliĝis pro sia utiligado en amaskomunikiloj. Pro tiu miksita origino oni povas konsideri ĝin piĝino, kaj eĉ kreoltipa lingvo, ĉar ĝiaj denaskuloj jam ekzistas. Nun tiu lingvo estas uzata en Kenjo, Tanzanio, Komoroj, Ruando kaj Ugando; en tiuj landoj ĝi estas oficiala lingvo. Pro sia uzo en la orientaj provincoj de DR Kongo ĝi estas nacia lingvo en tiu ŝtato. En Burundo kaj Mozambiko ĝi estas agnoskita kiel minoritata lingvo. La Afrika Unio aldonis ĝin kiel oficialan lingvon apud la araba, angla, franca, portugala kaj hispana. Do ĝi estas la nura aŭtente afrika lingvo de tiu regiona organizaĵo. Laŭ vikipedio ĝi estas la denaska lingvo de 5 milionoj da personoj, kaj la dua lingvo de 150 milionoj da personoj. Por tiu grava afrika lingvo la ISO-kodo estas sw. Multaj esperantistoj konas minimume du vortojn de tiu lingvo: „Ĝambo Rafiki”, bonvenon amiko, la titolon de verko de Tibor Sekelj. Vi nun komprenas, kial nova eldono, la kvara, de la valora lernolibro de d-ro Nino Vessella tre gravas. ILEI esploris, helpis, puŝis, kaj finfine la verko IPR 22/121
— paĝo 22 de la PDF —
pretiĝis. La presado okazis en Burundo, en la ĉefurbo Buĵumburo, ĉar tiu urbo staras centre de la regiono, kie la lingvo estas uzata. 500 ekzempleroj aperis tie, kaj nia kolego Gilbert Ndihokubwayo zorgis pri dissendado de ties pakaĵoj al la najbaraj landoj. Du mecenatoj subtenis la projekton. Mi mem zorgis pri printado de eta stoko en Svislando por la bibliotekoj kaj por la libroservo de UEA. Nun niaj tre aktivaj afrikaj kolegoj havos ĝin por pli efike lerni/instrui Esperanton per la svahila.
Esperanto kaj sociaj sciencoj (II.) de Javier ALCALDE (Hispanio) En la artikolo „Esperanto kaj sociaj sciencoj” (aperinta en IPR 20/1, p. 7-10), mi prezentis tri spertojn de uzado de la internacia lingvo en fakaj kursoj pri politika scienco kaj internaciaj rilatoj, kaj kiel ekzemplon de unu el la pritraktataj temoj, kaj kiel esplorobjekton. Ili estis elmontro de la vasta eblaro, kiun instruistoj el ĉiu fako havas je sia dispono por alproksimigi Esperanton al siaj studentoj. En tiu ĉi teksto mi daŭrigas la rakonton per tri novaj proponoj. Ekde la pasinta semestro mi instruas universitate Mediteranean Politikon. Mi parolas pri la hodiaŭa situacio en tiuj teritorioj, sed ankaŭ pri ilia historio. Kiam mi mencias specifan landon aŭ konflikton, mi substrekas ĝian etnolingvan dimension. Aldone, el kultura perspektivo (sed ne nur) parto de tiu historio ligiĝas al la „lingua franca”, kiu dum jarcentoj ebligis al la okcidentaj eŭropanoj kaj al la otomanoj komunikiĝi kun alilingvanoj en la mediteranea regiono. Mi dediĉis tutan lecionon al tiu temo. Unua malkovro: neniu el la studentoj aŭdis pri ĝi antaŭe. Multaj el ili devenas el Usono, sed inter ili ankaŭ estas egiptino, ukrainino kaj kroatino loĝanta en Svedio. Mi facile povintus enŝovi la ideon de nuntempaj lingvoj rolantaj kiel la mezepoka interlingvo, kaj tiel prezenti Esperanton. Ĉi-foje mi decidis ne tion fari, ĉar IPR 22/122
— paĝo 23 de la PDF —
pluraj el la studentoj ĉeestas alian kurson de mi instruata, en kiu oni jam parolas pri la zamenhofa lingvo. Temas pri Politiko en la Evoluantaj Landoj. Enkonduke oni lernas pri difinoj kaj mezuriloj. Tiusence oni observas la rilatojn inter la tiel nomataj evoluantaj kaj evoluintaj landoj (ekzemple pere de migrantoj kaj rifuĝantoj); kaj la tutmondajn klopodojn por solvi tutmondajn defiojn, nome la (nunajn) Unuiĝintajn Naciojn kaj la (pasintan) Ligon de Nacioj. En ambaŭ okazoj mi ankaŭ klarigas la lingvan reĝimon de ĉiu institucio kaj ties historian kuntekston. Poste, oni analizas diversajn modelojn de evoluigo, tiel ke el la studo de unu lando oni pripensu ĝeneralajn konkludojn aplikeblajn aliloke. Jen kelkaj ekzemploj: Kostariko utilas por pridiskuti kiom da mono registaroj devus elspezi por edukado, sansistemo, la armeo ktp; la transiro el diktaturo al demokratio en Hispanio interesas por debati pri paco kaj justeco en similaj situacioj, inkluzive de postmilitaj pacprocezoj; la ekonomiaj atingoj de Ĉinio defias la hipotezon pri tio, ke nur liberalaj demokratioj kapablas evolui; la kutima malbeno pri la naturaj rimedoj ne plenumiĝas en Norvegio, kiu malgraŭ siaj enormaj naftorezervoj estas eksterordinare stabila kaj krome pritraktas siajn monprofitojn el etika perspektivo. Parolante pri la disvolviĝo de Bangladeŝo – sukcesa lando el evolua perspektivo – mi mencias la gravecon de la bengala lingvo en la estiĝo de la lando. Indas kompreni, ke interalie per historiaj kialoj (ĉefe koloniado kaj malkoloniado) evoluantaj landoj kutime devas mastrumi grandan kulturan diversecon. Papuo-NovGvineo estas la plej diversa lando en la mondo, kun pli ol 800 lingvoj, sed nur kvar el ili oficialas: la angla, la hirimotua, la tokpisina kaj la Papuo-NovGvinea signolingvo; angla-bazita kreolo, la tokpisina rolas kiel landa lingvafrankao, dum la angla uzatas de la registaro, tribunaloj kaj la eduka sistemo. Aliflanke, Sud-Afriko agnoskas dek unu oficialajn lingvojn: la zuluan, la kosan, la afrikansan, la anglan, la pedan, la cvanan, la sotan, la congan, la svazian, la vendan kaj la sudan debelan. Tamen, dum la apartismo ĝi havis nur eŭropajn oficialajn lingvojn. Fakte en la lukto kontraŭ apartismo ĉefrolis la ribelo de Soweto, kiu nehazarde enhavis lingvan dimension. Ĝenerale lingva povo dependas de ekonomia/politika povo; tiel klarigeblas la ĉeesto en aliaj kontinentoj de la eŭropdevenaj lingvoj, sed ankaŭ la daŭra penado de multaj landoj por disvastigi siajn lingvojn. Tiam alvenis la momento paroli pri Esperanto, kaj denove la studantaro ne sciis pri la afero. Tio ne nepre malbonas, ĉar tio signifas ke ili ne havas antaŭjuĝojn prie. Ili volis scii kiam kaj kial kreiĝis tiu nekonata lingvo. Mi IPR 22/123
— paĝo 24 de la PDF —
revenis al la Ligo de Nacioj, en kiu Esperanto ludetis interesan rolon; kaj mi aldonis informojn pri la persekutoj, kiujn suferis esperantistoj en la tridekaj kaj kvardekaj jaroj de la pasinta jarcento. La studentoj notis. Mi demandis ilin, kial diktatoroj el kontraŭaj ideologioj simile atakis la subtentantojn de la internacia lingvo. Kvazaŭ ili legintus la elstaran verkon de Lins, ili respondis: ĉar oni timis nekontroleblan internacian komunikadon de homo al homo. Dum la prelego mi menciis socilingvistikajn teoriojn pri lingva imperiismo kaj rilatajn konceptojn kiel lingvaj homaj rajtoj kaj lingva genocido, kaj ankaŭ prezentis la raporton Grin. Oni pasis al la praktika parto de la sesio, en kiu oni spektis filmon pri Sud-Afriko kaj grupe respondis kelkajn demandojn. La lasta jenas: „Ĉu laŭ vi neŭtrala helplingvo kiel Esperanto povus ludi ian rolon en multlingvaj komunumoj, ankaŭ internacie?” La studentoj nature menciis la avantaĝojn de Esperanto, sed ankaŭ montris sin skeptikaj pri la reagoj de la registaroj. „Estas tro da naciismo en la mondo”, ili konkludis. Por homoj, kiuj neniam antaŭe pripensis tiajn aferojn, mi taksis la debaton sukcesa. La leciono finiĝis per spektado de jutuba filmeto, en kiu junaj denaskuloj parolas Esperante pri siaj spertoj. La tria ekzemplo, kiun mi volis kundividi kun la legantoj de IPR, temas pri mikso de instruado kaj esplorado. En 2020 mi estis invitita al Parizo kiel gastprofesoro por doktoriĝaj studentoj ĉe EHESS (t.e. Altlernejo por sociaj sciencoj), kvankam la kronvirusa pandemio prokrastigis la aferon ĝis printempo 2021. Kadre de la tieaj seminarioj mi devis sugesti kvar prelegojn. Post iom da interkonsentado, ili ĉiuj estis akceptitaj. En seminario pri migrado mi parolis pri la esperantistoj, kiuj ekziliĝis pro la hispana milito kaj danke al la internacia Esperanta reto komencis novan vivon aliloke. En seminario pri la unua mondmilito, mi prelegis pri la Esperanto-movado en tiu epoko, inkluzive de ĝia rilato al pacifismo. En seminario pri la landoj de meza kaj orienta Eŭropo, mi montris la ampleksan disvastigon, kiun la internacia lingvo atingis en tiuj landoj dum la malvarma milito. En seminario pri la historio de socialismo mi analizis la intereson de la anarkiistoj pri Esperanto dum la frua epoko de la lingvo. Laŭ la kvanto kaj kvalito de la demandoj, iuj prelegoj estis pli sukcesaj ol aliaj, sed la sperto estis ĉiam pozitiva, kaj de ĝi venis neatenditaj sekvoj, pri kiuj eble mi rakontos estontece. Resume, per la fendoj de la sistemo eblas inkludi Esperantajn elementojn en instruaj kaj esploraj kuntekstoj, pri kiuj oni ĝenerale ne konscias. IPR 22/124
— paĝo 25 de la PDF —
El la landoj kaj sekcioj… Albanio Antaŭ la jaro 2000 mi kompilis novan lernolibron de Esperanto por albanoj, kiun mi sukcesis propraelspeze eldoni en Tirana en la jaro 2005 je 1000 ekzempleroj. Sed nur kelkdekoj da ili vendiĝis je modera prezo de 4 eŭroj. Ĉirkaŭ ducent el ili mi disdonis senpage al la bibliotekoj kaj amikoj en Albanio kaj Kosovo. Restis sepcent je stoko. Mi decidis disdoni ilin senpage al ĉiuj elementaj lernejoj, gimnazioj, liceoj kaj fakultatoj en Tirano. Same al ministrejoj, akademioj, eĉ al polic-komisarejoj! Tiucele helpis min la fratino Iliriana, kiu senlace ĉiutage dum septembro kaj oktobro vizitis tiujn instituciojn, kie oni akceptis ŝin ĝentile, eĉ skribis dankleteron. Parteto de la stoko iris al Kosovo, Nordmakedonio kaj albana diasporo. Espereble tiu moviĝo naskos simpatiantojn kaj uzantojn por nia internacia lingvo. Bardhyl SELIMI
Francio PRINTEMPaS: intensivaj kursoj kun Przemek, Szabolcs, Christophe aŭ Marion. Eblo ekzameniĝi, de la 22-a ĝis la 30-a de aprilo 2022. Vidu rete: gresillon.org/p.
Germanio Informado pri Esperanto al ĉiuj lernejestroj en Herzberg kaj en la regiono Göttingen Gravan inviton ricevis la Esperanto-Centro en Herzberg de respondeculoj pri edukado en la granddistrikto Göttingen: prezenti Esperanton en konferencoj de lernejestroj, kiuj okazas unufoje en ĉiu jaro, kutime en novembro. La invito ne venis tute neatendite, ja kelkajn monatojn antaŭe vizitis nin la ĉefo de la regiona administrado kaj faris priparolojn kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, ĉefkunlaborantoj de la Esperanto-Centro. Li montris grandan intereson pri la neŭtrala lingvo Esperanto, pri ĝia interkultura rolo kaj pri la internacia uzado de la lingvo en multaj kampoj. La prezentadoj en novembro okazis virtuale, per Zoom, por du grupoj: por ĉiuj lernejestroj de la t.n. mezlernejoj kaj gimnazioj kaj poste al la lernejestroj de profesiaj lernejoj. El la ĉ. 1-horaj kunsidoj ili disponigis al ni po ĉ. 10-15 minutojn. Peter Zilvar prezentis la avantaĝojn de la neŭtrala kaj racia lingvo Esperanto kaj skizis eblojn por ĝia eventuala instruado dum po tri aŭ kvar instruhoroj semajne, simile kiel okazas la instruado de la itala, latina kaj hispana lingvoj. IPR 22/125
— paĝo 26 de la PDF —
Kompreneble tion devas antaŭi lingvoinstruado al instruistoj, kio povos okazi per intensaj ĉeestaj kursoj, seminarioj kaj ankaŭ per reta trejnado. Por dokumenti la mezureblajn lernpaŝojn ni povos proponi ekzamenojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), resp. de Germana EsperantoInstituto. Aldone Zsófia Kóródy montris taŭgajn bildmaterialojn pri sukcesa Esperanto-instruado, projekt-tagoj kaj internaciaj partnerecaj kunlaboroj realigitaj kun lernejoj en Herzberg am Harz. Ni dankas al la GEA-estraro pro la subteno, precipe al Ulrich Brandenburg, kiu lerte respondis kelkajn demandojn de sekciestrinoj de la distrikta administracio en Göttingen kaj de lernejestroj. Ni esperas, ke ni povis veki la intereson de kelkaj eduk-respondeculoj, al kio povas sekvi pluaj paŝoj en la venontaj monatoj, jaroj, depende de la lernejaj semestroj kaj de la administracia organizado. Zsófia KÓRÓDY
Italio El Gazetara Servo Komuniko 1 (la 3-an de novembro 2021) De Massimo Acciai „Ĉu vi vere kredis, ke ni parolos Esperanton?” – demandis Francesco De Gregori antaŭ jaroj, en unu el siaj kantoj. Milionoj da esperantistoj tra la mondo daŭre kredis je tio, kaj la revo de Ludoviko Lazaro Zamenhof per etaj paŝoj ekviglas ankaŭ en lernejoj per interesaj projektoj. La sukceso de tiuj iniciatoj montris, ke studi la internacian lingvon faciligas la lernadon ankaŭ de la itala kaj de fremdaj lingvoj. Estas precizaj kaj ampleksaj studoj pri la temo, kolektitaj en verko, kiun Alessandra Madella, vicprezidantino de Internacia Ligo de EsperantoInstruistoj (ILEI), estas nun finpreparanta por eldono. Kiel Madella sciigas al ni, surbaze de la datumoj kolektitaj en eksperimentoj italaj kaj internaciaj, Esperanto, krom esti studprepara por fremdaj lingvoj, estas tre facile lernebla, utilas por plikonigo de la gepatra lingvo kaj krome helpas la integriĝon de lernantoj kun disleksio. Tiuj ĉi projektoj gajnis gravajn premiojn, kiel ekzemple de Eŭropa Unio la Multlingva Akcelilo (akcelilo de plurlingveco) elpensita en 2017 de Zlatko Tišljar, sukcese spertita en bazlernejoj kroataj, slovenaj kaj bulgaraj. Per la studo de Esperanto eblis akceli je 25-30% la lernadon de pliaj fremdaj lingvoj; la „Akcelilo de plurlingvismo” do ricevis la Eŭropunian KvalitMarkon por lingvoj en 2021. En ĉi tiuj semajnoj komenciĝas en Toskanujo projekto bazita sur ĉi tiuj internaciaj spertoj, titolita „30 oraj horoj”, ankaŭ IPR 22/126
— paĝo 27 de la PDF —
por plibonigi la rezultojn de niaj mezlernejoj en la testadoj de la nacia taksinstituto INVALSI, kiuj en 2021 ne estis aparte brilaj. Lernejoj estas petataj aligi kelkajn proprajn instruistojn, kiuj post rapida kurso tiucele verkita, rete aŭ ĉeeste, pretas transdoni al siaj lernantoj 30-horan Esperanto-kurson, sufiĉan por igi ilin atingi A2-nivelon de lingvoscio, tio estas komuniki en simplaj kaj kutimaj agadoj pri konataj kaj komunaj temoj. „30 ore d’oro” (30 oraj horoj) estas prestiĝa projekto, kiun la LKK de la ILEI-kongreso prilaboras kune kun la Regiona Lerneja Oficejo, kaj kiu kulminos en la somero de 2023 per monda kongreso de ILEI okazonta en Marina di Massa. Oni devas nur atendi la evoluon de tiu ĉi nova iniciato: ni estas certaj, ke la unuaj profitantaj de ĝi estos la gestudentoj mem.
Ukrainio Miaj instruspertoj Mi instruas seninterrompe al pensiuloj. Ĉe mi lernas pensiuloj de 65- ĝis 85jaraĝaj. Mi ne rifuzas uzi ĉiujn senpagajn okazojn. Ekzemple, en la antaŭkvarantena jaro mi ne rifuzis veturi al apudurbo, preni 400 senpagajn paperajn bildkartojn pri Ukrainio kaj senpage sendi ilin al 60 landoj. Ankaŭ miaj lernantoj iom sendis. Ukrainojn mi dum la kvaranteno instruas pertelefone, ĉar mi ne havas komputilon, mi iĝis en la lastaj jaroj en Ukrainio mizerulino kun pensio de malpli ol 2 eŭroj por tago. Saĝtelefonon mi antaŭe ne havis, mi sukcesis aĉeti ĝin nur meze de la pasinta jaro. Baldaŭ mi komencis esti invitata paroligi kaj perfektigi grupojn de alilandaj pensiuloj. Mi kun ĝojo akceptis ĉiujn petojn pri helpo de alilandaj instruistoj (paroligo kaj perfektigo de iliaj lernantoj, instruado al la instruistoj). Tiuj lernantoj, kiuj tute ne povis antaŭe eĉ al unu demando respondi, nun kapablas konversacii, verki grandajn rakontojn, kiujn ili mem aperigas en interreton, eĉ aldonas fotojn tien, kaj eĉ faras filmetojn laŭ la temoj. Mi volas diri, ke mi estas esperantistino dum pli ol 48 jaroj, sed mi neniam uzas dum instruado lernolibrojn aŭ porkursajn materialojn el interreto, ĉar mi tre ŝatas mem krei ĉiujn miajn lecionojn. Miaj lecionoj estas ekskursaj: mi prenas mian telefonon kaj gvidas lecionojn el iu muzeo aŭ interesa ekspozicio, bela parko. Ekz., mi okazigis lecionojn (por ĉiu mia grupo, certe, aparte) en la speciala granda ekspozicio de la plej fama ukraina pentristino, kiu belege pentris florojn, Katerina Bilokur, okaze de la 120-a jaro post ŝia naskiĝo. Post tio mi aĉetis multajn paperajn bildkartojn kun ŝiaj bildoj kaj sendis la arojn de tiuj bildkartoj al ĉiu partoprenanto de la lecionoj. Iuj lernantoj skribis al mi, ke ili enkadrigis la IPR 22/127
— paĝo 28 de la PDF —
bildojn kaj pendigis ilin hejme por ĉiutage vidi ilin. Kelkaj miaj lernantoj jam mem okazigas por ni siajn ekskursojn pertelefone. Mi montris al miaj lernantoj originalajn belajn skulptaĵojn en Kijivo, vintre florantan grandan ĝardenon de azaleoj kaj kamelioj, flavajn siringojn, kampon de 1 miliono da tulipoj, inter ili ankaŭ la tulipojn „Esperanto”, kaj multajn aliajn unikaĵojn de mia urbo Kievo.
Kijivanoj de la aĝo 64, 75, 85 kaj mi dum 1 el la 6-horaj enparkaj lecionoj Kiam la vetero ne permesas al mi eliri el la hejmo, mi okazigas paroligperfektigajn lecionojn pri la historio de Esperanto, pri mondaj kaj ukrainaj famuloj, pri vidindaĵoj de la mondo. Ankaŭ pri gaja matematiko. Mi instruas ankaŭ prezenti magiaĵojn-iluziojn kaj la lernantoj ĝojas ilin montri poste al siaj parencoj kaj amikoj. Ni tre ŝatas virtualajn urboludojn, kaj hejman teatron. Iam ni kantas aŭ aŭskultas belan muzikon, profesiajn kantistojn. Miaj lernantoj tre ŝatas ludojn, enigmojn kaj volonte post la lecionoj prezentas ilin al siaj parencoj kaj amikoj. Miaj lernantoj jam partoprenas en internaciaj aranĝoj, iam eĉ ne nur aŭskultante sed kunprelegante. Ĉi-jare estis kreitaj 2 paperaj dulingvaj libroj. La fotojn por la unua preparis polino, kaj por la dua – mi. Ankaŭ kelkaj miaj lernantoj kontribuis al la libroj per siaj rakontoj. Estis okazigitaj en Pollando kelkaj radielsendoj pri Esperanto. IPR 22/128
— paĝo 29 de la PDF —
Instruante al pensiuloj mi nepre penas, ke la lecionoj estu tre variaj, tre interesaj, elvoku bonajn sentojn, ĝojon, kontenton, entuziasmon aktive lerni Esperanton. Do la materialoj neniam estas ordinaraj. Ili poste estos prezentataj al aliaj lernantoj, kiuj ĝojas vidi ilin. Mi estas petita longe daŭrigi tiun parolig-perfektigan virtualan laboron, eĉ kiam la kvaranteno finiĝos. Pro tio, ke mi montras la plej unikajn kievajn vidindaĵojn kaj interese rakontas pri ili, miaj lernantoj esprimis la deziron viziti Kievon. Do tuj kiam ili povos alveturi, mi okazigos tri internaciajn aranĝojn en Kievo speciale por miaj lernantoj (ili eĉ preparos prelegojn por tiuj aranĝoj!). La grupoj estos de 5 ĝis 20 personoj. Jam antaŭ jaro mi ĉion plene preparis (kiel ĉiam): mi trovis tre komfortan nemultekostan hotelon, la tuta programo certe estas kreita laŭ la mendoj de miaj venontaj lernantoj. Por ili la tutan laboron mi plenumos senpage, ili devos pagi nur por la vojaĝo, loĝado kaj manĝado. Ĉion alian, eĉ muzeojn, teatrojn, ili havos bonŝancon viziti senpage aŭ tre malmultekoste. Mi pretas organizi aranĝojn, ekskursojn en Kievo same laŭ individuaj mendoj ankaŭ por aliaj esperantistoj, kiuj petos min. Dum la kvaranteno mi partoprenis en multaj virtualaj internaciajn aranĝoj, en kiuj mi estis petata rakontadi pri mia instrumaniero. Do mi instruas seninterrompe kaj sen kvaranteno kaj dum kvaranteno. Mi opinias, ke se esperantisto kapablas instrui kaj volas aktivi, nenio povas malhelpi. Do mi instruas ĉiam, eĉ malgraŭ tio ke mi estas mizera, havas tre malbonan sanon, estas ege okupata kaj tute ne havas liberan tempon. Esperanto-laboro estas por mi granda feliĉo, des pli nun, dum la kvaranteno. Svetlana POGORELAJA
Kvin temoj por 2022 EKO: ILEI ĉiam dekomence subtenis la serion de ‘Esperigaj Komunikoj’ (EKO). La projekto ĉiam ege subtenis la Ligon. Nun al UEA kaj ILEI ni aldonas la kunlaboron de niaj fervojistoj; la longe aktiva faka asocio IFEF aligas sin kun la EKO-komunikoj. Kiel ĝis nun, komunikoj de ILEI bonvenas por EKO, prefere verkata specife por ĝi. AMO: La unua numero de EKO portis la planojn por la programo de Aktivula Maturigo (AMO) tra UK. Ni jam havas dek unu proponojn, el kiuj kvar certajn. Ni kore invitas al ILEI okazigi seminarion kadre de sia kongreso IPR 22/129
— paĝo 30 de la PDF —
en Kebekio. Restas ebloj por ILEI kontribui al pliaj seminarioj: ekzemple la seminario en marto pri kreskigo de la juna membraro tra niaj plej gravaj aziaj landoj, la seminario en Aŭstralio en junio pere de la nova Pacifika Landa Asocio, kaj la jarfina seminario en Senegalo kadre de la 8-a Afrika Kongreso. Fondaĵo Canuto: Fine de 2021 la nombro de subtenatoj kreskis ĝis 545, kompare kun 482 en 2020. La laboro kompili listojn de induloj por 2022 delonge ekis. Tradicie, ni deklaris politikon aparte subteni junulojn kaj virinojn. Al tio ni nun aldonas instruistojn, ĉar ili povas krei novajn parolantojn de la lingvo, kiujn ni urĝe bezonas. Do, mi volonte akceptos de ILEI proponojn membrigi instruistojn, por ke ili havu aliron al la reta versio de la revuo Esperanto. Landa Parad’: Tiu projekto tra 2021 ricevis egan laboron, kun signifaj plibonigoj. La novigoj por 2022 estos pli modestaj, sed inkluzivos novan eron ‘Faka Kavalkado’, kiu arigas en unu loko kontaktinformojn por la sesio de fakaj asocioj aliĝintaj al UEA. Ni pioniris pri la nova servo por Azio en novembro 2021, kaj por 2022 ni kreos similan servon por la aliaj mondaj regionoj. Ni volas zorgi, ke ĉiu, kiu povus interesiĝi pri ILEI, sciu trovi kontakton en la propra lando. Sekcioj de ILEI: Ni atendas informojn pri la reaktivigo de la sekcioj de ILEI en Norvegio kaj Finnlando, same pri la kontaktpersonoj en Britio, Haitio kaj Srilanko. Pri kelkaj pliaj landoj, ni havas malabundon da informoj pri aktiveco. Aliflanke, ni laŭdas la renovigon de la grava sekcio en Francio, kiu nun ricevas novan impeton. Stefan MACGILL (Hungario)
Pri la 55-a ILEI-Kongreso en 2022 Vi trovas ĉiujn detalojn pri la aliĝo en la ttt-paĝaro 2022.kongreso.org.
IPR 22/130
— paĝo 31 de la PDF —
Gobbo, Federico. Amikaro: Lernolibro de Esperanto. Eldonis: lulu.com (2019).2 Recenzo de Hans E. BECKLIN, estrarano de ESF kaj luterana pastro. Malofte aperas novaj lerniloj en Esperanto, kiuj efektive spegulas la nunajn bezonojn de instruistoj en la unua nivelo. Granda parto de tio fontas el la pura vero, ke tiu unua nivelo ŝanĝiĝis draste dum la lastaj dek kvin jaroj. Almenaŭ en la anglalingva mondo, kie mi pasigas la plimulton de mia instrutempo kiel konstanta stabano de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), preskaŭ neniu serĉas ĉeestan kurson aŭ eĉ libron kiel enkondukon al Esperanto. Same, kluboj apenaŭ proponas kursojn taŭgajn al novuloj kaj interesatoj; se ili iel ajn instruas normale, se ili kapablas kunveni regule kaj paroli en Esperanto la plimulton de la tempo, oni taksas tion sukceso. (Ĉu estis perfide rezigni pri instruado, historie kaj eĉ statute grava celo de la loka organismo? Verŝajne ne. Certe la kvalito de ĉeesta instruado variis tiom, kiom la lingva flueco kaj pedagogia lerteco de la amatoro instruanta la lingvon, nemalmulte konfuzante kaj mistifikante la neofitojn. Se ni devas gardi kaj ardigi la intereson de la novuloj, resurson konstantan sed fragilan kaj elĉerpeblan, ŝanĝi la celojn de loka grupo ŝajnas al mi tute saĝe.) Anstataŭ lamenti pri la nuna stato de Esperanto, veante pro la iamo longe for kaj ĝiaj avantaĝoj rilate propagandon, ni konstatu, ke tute nova tereno etendiĝas antaŭ ni. Nuntempe, homoj normale entuziasmiĝas pri Esperanto proprainiciate pro sia interrete vastigita kompreno de la mondo. Tiu sama reto minutojn post la interesiĝo povas doti ilin per fundamenta (foje eĉ kela) scio de la lingvo. Normale, en la dua etapo de lernado ili rekte aŭ sinue atingas ian altkvalitan retan kurson kiel Lernu! aŭ Duolingo, eĉ se ili jam sorbis kelkajn kliŝojn per nacilingva fonto de varianta kvalito (kiel mi emfazis supre, amatora „scio” ne mankas al nia movado). Eĉ tiam, Esperanto tre ofte ŝajnas al ili eksperimento Sapir-Whorf-a, ludo edifa, eĉ ĉifro privata – resume io, kio diferencas de aliaj neparolataj, ekzotaj kaj artaj lingvoj nur je la fanfaronita facileco. Malkiel novulo foire varbita de karno, ostoj kaj flugfolioj, kies interesiĝo en si mem implicas apartenon al iaspeca societo aŭ 2
La recenzo aperis en la blogo de Esperantic Studies Foundation kaj en la Beletra Almanako N-ro 42.
IPR 22/131
— paĝo 32 de la PDF —
klubo ene de pli vasta komunumo, la novuloj de la nuno neniel devas supozi, ke Esperanto estas vivanta lingvo kun historio, normoj kaj iaspeca kulturo. Tial, la nuna unua kurso devas diferenci de la antaŭa dumaniere. Unue, ĝi povas utiligi la lingvon multe pli aktive kaj produkteme, ĉar ĝiaj lernantoj jam komprenas la plimulton de la bazaj vortoj kaj ankaŭ bazajn gramatikajn konceptojn, eĉ se ili ne bone komprenas la superstrukturon de la gramatiko kaj ĝiajn pli subtilajn uzojn (ofte pro dependeco je unuvorta ekvivalento nacilingva). Ĉi tio en si mem iam antaŭe permesus eniron en babilrondojn kaj klubvesperojn, kie la komencinto provus palpi la ceteron de la lingvo ankoraŭ ne konatan, ofte ŝanceliĝante dumvive (aŭ ĝiskabeiĝe) pro tro frua debuto! Due, ĝi povas dependi de la relative forta lingvoscio sed de neniu scio, aŭ nur malmulta scio pri Zamenhof, la Fundamento de Esperanto, la Esperanto-movado kaj la E-a kulturo – aferoj montritaj kaj klarigitaj tre frue en la antaŭa sistemo de varbado kaj instruado enmovada. Konsekvence, lernilo de la unua ĉeesta nivelo devas transformiĝi: kaj de simpla kaj nacilingva al io bunta, internacia kaj prefere plene E-lingva, kaj de supozata Esperanto-fono al intenca celo klarigi pri E-o kaj ĝiaj nelingvaj facetoj. Bonŝance, Federico Gobbo konscias pri kaj respondas al ĉi tiuj modernaj postuloj per sia lernolibro Amikaro, eĉ se kadre de sia propra universitata instruado en Eŭropo. Kvankam li prezentas ĝin kiel posteulon de la populara lernolibro Kunvojaĝu de Paul Gubbins, kies temaro laŭ Gobbo eksmodiĝis dum ĝi restis lingve freŝa, efektive Amikaro estas kaj pli altnivela ol tiu antaŭulo kaj multe pli marinita en la esenco de Esperantujo, spegulante la ŝanĝojn supre prezentitajn. Ĉiu el la dek ĉapitroj prezentas dekonon de rakonto pri itala studento studanta en Amsterdamo, ekzercojn, gramatikajn klarigojn, legaĵojn kaj glosaron. Mi plene fidas, ke la tuto povus taŭgi por semestra kurso de inter 28 kaj 36 kontakthoroj, kvankam en intensa kurso kiel NASK aŭ SES oni verŝajne bezonus malpli da klarigoj pri la kulturo de E-o (kiu ne foras sed senteble penetras ĉion tiukuntekste), malpli da alkutimiĝo al la lingvo komence de la leciono (pro mergiĝo) kaj malpli da ekzamenoj kaj taksado (pro notmanko kaj celo alispeca). La kompostado, kiu prezentas klarigojn ofte marĝene, certe ebligas pli altnivelan tekston taŭgan por lernanto, kiu efektive jam trempis sin en Esperanto antaŭ ol aperi en la koncerna kurso. La intrigo en la rakonto pri la itala studento kaj liaj aventuroj kiel nova esperantisto en nova lando estas multe pli sukaj kaj modernaj ol la konataj tekstoj por komencantoj pli ofte rekomendataj. Nur la Katrina-libroj de Sten Johansson efektive povas konkuri kun ĉi tiu rakonto de Gobbo. IPR 22/132
— paĝo 33 de la PDF —
Sufiĉas scii, ke la intrigo konas nek pudoron nek la konturojn de raciaj esperoj rilate la EO-movadon. Roluloj enamiĝas, amare disiĝas, vortludas, agaciĝas pri maljunuloj en Esperantujo, estas pluramemaj, lesbaj kaj neduumaj, uzas „ri”, „-ip-”, „-pj-”, kaj j-riismon… kaj finfine trovas sin venkantaj EO-agitintoj, almenaŭ en fantazia Eŭropa Unio Esperantlingva. Ĉion Gobbo prezentas vivece kaj detale, eĉ la superoptimisman lastan ĉapitron, kvankam kelkaj el la detaloj aŭguras rapidan ranciĝon de la teksto – ekz., dum la pronomo „ri” daŭre kreskis kaj stabiliĝis, la j-riisma solvo al la defio pri seksbazitaj pruntovortoj perdis sian lokon eĉ en la lingvaĵo de sia iniciatinto (Kramer, „Seksneŭtralaj parencovortoj – rezultoj de opinisondo”, 2021). La moderna teĥnologio indulgas ĉi tiajn kapricojn multe pli ol la ekseraa, ĉar la lernolibron la aŭtoro mem eldonas kaj presigas laŭ mendo. La avantaĝoj de tia sistemo – ĉiama aktualeco, se oni revizias sufiĉe ofte – tamen prezentas defion al recenzanto, kiu ne povas scii, kiuj eraroj ne plu ekzistos en la ekzemplero de nuna mendanto. Malgraŭ la rimarko fine de la enkonduko, ke „ĉi tiu ekzemplero profitas de la sperto de la unuaj legantoj, kaj ĝi estas sen multaj vipuroj, kiuj enŝoviĝis en la antaŭajn ekzemplerojn”, ankoraŭ siblas tiuj vipuroj fiere sur rokoj kaj nevideble inter densaj tigetoj de lolo. „Fugi” estu „fuĝi” kaj „fnaĵoj” estu „finaĵoj” (9); „akuzatiro” estu ne antaŭ juĝiston sed simpla „akuzativo” (22); „saketoenvesto” enhavu spacetojn aŭ retroiru sur papiruson (33); „elle” estu „ol” (51); „aktanto” rezignu pri la parlamento kaj simple agu (53); „kanotj” estu „kantoj” (54); „circonsatncan” estu „cirkonstancan” (66); „ĉi tinu” estu „ĉi tiun” (68) kaj „makilo” estu „markilo” (97). Krom vipuroj, foje galimatio aŭ vera eraro enestas: „paralapepipeda”3, afero nemalĉifrebla al mi (32), „bonbono” du fojojn, kaj ne por Platone ideali sed por frandiĝi kiel bombono (109) kaj la plurloka miskompreno, ke „ruli” estas netransitiva verbo, ekzemple en la frazo „apoj, kiuj rulas en la telefono mem” (33). En normala libro, ĉi tiuj eraroj simple iritus iomete, sed en lernolibro eventuale uzata de malpli sperta esperantisto (eble eĉ de profesoro entuziasma sed ne bonbona en sia kompreno de la internacia lingvo) ili povas vere miskonduki. Lerta, eble eĉ pagata, provleganto certe helpus al ĉi tiu lernolibro elstari plu; ni konsciu kiel movado pri la graveco de sentuberaj lernomaterialoj. Kvankam mi alte taksas la rakonton, kiun oni spuras tra la libro, laŭ mi la plej elstara parto de Amikaro estas la mallongaj gramatikaj prezentoj. Ĉio 3
NdlR: paralelepipeda (afero de sinkopo)
IPR 22/133
— paĝo 34 de la PDF —
prezentiĝas koncize, sed ne tiel krokizite, ke spertulo aŭ eĉ fakulo en ili ne rekonus la nunan Esperanton. Kelkaj elementoj, laŭ mi, estas aparte bone prezentitaj: la Ido-devena sufikso IV (66), substantivaj participoj (80) kaj „valento”, jam de jaroj uzata de mi por klarigi diversajn verbojn kaj la sufiksojn IG kaj IĜ (81, 95). Malgraŭ la indigno de multaj pri neŭtra pronomo, laŭ mi estis saĝe klarigi la proponon „ri” en la lasta ĉapitro – ĝi estas uzata multe pli ol la pronomo „ci”, kiun Gobbo instruas pli frue, tamen taksante ĝin „rara” (67 – sed verŝajne ne laŭ la kutima signifo, kiu atribuas al raraĵo valoron pro malofteco). Se lernolibro baza en la nuntempo devas peri gravajn sciojn pri la nuna Esperantujo, ĝi nepre devas instrui ĉi tiun avangardan pronomon, ne vere amatan ĉevaleton sed ies dorlotatan poneon, malamegatan de aliaj, kiuj volas el ĝi senkompate mueli hundan provianton. Samtempe iuj ne nur dorlotas, sed ankaŭ ekrajdas ĝin – precipe en la junularaj rondoj, kiujn Gobbo priskribas tra la libro. Sed kiu ne pekis, kiu ne eraris? Ankaŭ en la gramatikaj klarigoj foje estas atencoj kontraŭ la kutima lingvo-uzado. „En la tempa uzo ‘en’ signifas tempodaŭron” (38 – eĉ se tiun signifon normale kovras „dum”, dum „en” ĝenerale signifas tempopunkton, kompreneble kun iom da ambigua kunkirliĝo de la semantikaj kampoj pro tio, ke foje nur la perspektivo distingigas punkton disde daŭro). Same la ekzemplo „biciklisto estas homo, kiu vivas el biciklado, dum biciklanto estas iu, kiu foje biciklas” (108) tro ĥirurge sekcas la aferon, kiu en la realo estas malpli klara (ĝi temas ne pri vivrimedoj sed pri ofteco kaj kvazaŭprofesia graveco en la vivo); se estus ĉi tiel, nur Gobbo kaj kelkaj aliaj rajtus konservi la titolon Esperantisto, kaj multaj fervoraj aŭtistoj kaj biciklistoj devus ekenspezi por ne malpromociiĝi. Ankaŭ la kabinetan proponon, ke kunmetaĵoj surbaze de la tabelvortoj je I (ekzemple „aliies” kaj „aliiel”– jes, tiele!) mi trovas ortografie, uze, prononce kaj sence kurioza, duoble en baza lernolibro (122). Sed plej freneza estas la ordono, ke „personaj nomoj ne prenu la akuzativan finaĵon” (11, emfazo en la originalo). Eble nomita denaske per nomoj perfekte finiĝantaj kvazaŭ substantivoj en E-o, Federico Gobbo klopodas persvadi homojn ne tordi lian nomon per aldona no, sed el prefero oni ne faru preskribon, precipe fronte al mala tendenco en la lingvo. Pro la enesto de ĉi tiuj devioj de la norma lingvo mi ne povas rekomendi la libron al lernantoj (afero malrekomendata de la antaŭparolo), malgraŭ la granda valoro de la rakonto kaj la gramatiko mezume. Mislerni ion estas pli damaĝe ol lerni ĝin malpli rapide sed finfine ĝuste. IPR 22/134
— paĝo 35 de la PDF —
La libro komence starigas la celon „komparo kun la fontolingvoj, nome, la lingvoj, kiuj inspiris Zamenhof por ĝisfunde kompreni kiel funkcias la E-a gramatiko” (iii). Legante tiun celon mi antaŭvidis novan aliron al instruado efektive diferencantan de la aliaj pri ĉi tiu punkto, kiu sendube interesus multajn novajn esperantistojn, precipe en la celata faka, universitata aŭ interlingvistika kunteksto. Bedaŭrinde, Gobbo ne bone teksas ĉi tiun fadenon kun la pli konataj (kaj de li pli mastrataj) pedagogiaj fadenoj. Nemalofte li prezentas etimon eraran (almenaŭ laŭ Vilborg), ekzemple dirante, ke AĈ venas el la jida, kvankam li devus scii tre bone kiel italo ĝian veran etimon, la italan (67). Ĝenerale la etim-mencioj estas akcesoraj, kiam ili aperas; ili ne helpas al la lernanto vidi la abundan materialon uzitan de Zamenhof nek la utilon de lia 15-a regulo. Kelkaj uzantoj certe trovus la libron tro riĉa je maloftaj vortoj kaj esoteraj formoj (aperitivo, abandoni, semaforo, ladbotelo, obtenas, kirko, transseksa, repliki, gedormo, kosplejo, ĵedajo, selfio, nerdo, giko, frikulo). Ankaŭ la ofteco de poezio ĝenus multajn (se oni inkluzivigas kantotekston kiel poeziaĵon, ses el la dek ĉapitroj prezentas specimenan legaĵon poezian). En la epoko de PMEG, la dependado je vortoj kiel „antonomazie” kaj „adjekto” ŝajnus al multaj anakronisma pledo por la naturismaj terminoj de Plena Analiza Gramatiko. Sed mi ne plene aliĝas al ĉi tiuj kritikoj, leginte la tuton. Gobbo bone spicas sian lernolibron per strangaĵoj, kiuj vekas la lernoapetiton pri la vera EO; ili estas ofte bone priskribataj marĝene per pli simplaj vortoj. La ideo, ke ni povas per fortika digo bari novajn lernantojn de la ĥaoso de la vivanta Esperanto de libroj kaj kantinoj kaj interretaj forumoj, kiuj ĉie enhavas neologismojn, strangajn formojn, artajn tekstojn kaj fakvortojn, nur garantias detruan inundon en la estonteco. Pli bone oni faru kiel lerta instruisto: lasu tiajn aferojn liki en la kurson, por ke lernantoj eknaĝu en vera lingvo profundiĝanta tiel rapide, kiel la elturniĝkapablo de la instruato. Amikaro estas inda provo solvi la modernajn defiojn de la instruado de E-o. Gobbo foje manifestas siajn temperamenton kaj preferojn pli ol averaĝa verkanto de lernolibro, sed tio estas pardonebla. Pli grave, li bone komprenas, ke kreskigi estimon kaj al la lingvo EO kaj al ĝia kulturo paralele kreas harditajn e-istojn, kiuj povas ekuzi la lingvon en ĝia etoso plej ĝue kaj rapide. Senigite je siaj plej konsternaj eraroj, Amikaro povus akceptiĝi en multaj kursoj, inkluzive de la miaj, pro sia freŝa kaj moderna aliro. Ĝis tiam, ĝi restos lernolibro grava, sed tro idiosinkrazia por vasta uzado ekster la interlingvistikaj aŭloj de Amsterdamo. IPR 22/135
— paĝo 36 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits (la dua membro elektota) Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny, Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj
IPR 22/136
— paĝo 37 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en Blandoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): Olena Poshivana, amatalena@ukr.net. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de januaro 2022, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aprilo 2022.
IPR 22/137
— paĝo 38 de la PDF —
SEKCIOJ DE ILEI Albanio: Bardhyl SELIMI, Rruga Fortuzi, nd.9, h.1, ap. 3, AL-1016 Tirana, bselimi@gmail.com Armenio: Lida ELBAKJAN, Moldovakan 26/2, kv.52, AM375062 Erevan, Lidaelb@yahoo.com Aŭstralio / Nov-Zelando: Penelope VOS, Eastern Region Communications Rotary Australia World Community Services Ltd (RAWCS), comms.eastern@rawcs.org.au Barato: Arikapalli Giridhar RAO, E 14 Good Earth Malhar Mosaic, Kambipura, Kengeri Hobli, Bengaluru 560060, India, rao.giridhar@apu.edu.in Belgio: Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, flandrio@hotmail.be Benino: ALOFA Jérome Charles, 04BP0672 BJ-Cotonou, Rep du Benin, alofkarlo@yahoo.fr Brazilo: Aristophio Andrade ALVES FILHo, Rua B-55, N° 85, Conj. B. Bentes 1, Q. B-55, Benedito Bentes, Maceió, AL, Brasil, BR-57085-748,
Kroatio/KEL: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Svijetlana AKIK, Franje Malnara 52, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Kubo: Magaly MOLINA SUÁREZ, Reyes 390 Apto.10 e/ Pocito y Luz, Lawton. 10 de Octubre, La Habana. Cuba yunairamm@infomed.sld.cu Meksiko: Carlos HERNÁNDEZ LOARCA, Arco del Triunfo 2019-40 San Pedrito los Arcos, MX-76148 Querétaro México, ilei@esperanto-mexico.org Mongolio: Khorloo TSERENDEJID, MN- Ulaanbaatar bayangol district, khoroo 24, 421-62, tserendjd@yahoo.com Nederlando: Robert MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, moerbeekr@gmail.com Nepalo: Bharat Kumar GHIMIRE, Nepala EsperantoAsocio, G.P.O. Box 10518, Kathmandu, esperoenparmo2020@yahoo.com nespa_bharat@hotmail.com Japanio: ISIKAWA Tieko, Pollando: Magdalena Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 esperantomaceio@yahoo.com.br TATARA, ul. Grzegórzecka 74/4, Bulgario: Mariana Siki-si, Saitama-ken, PL-31-559 Kraków, GENCHEVA, Targovska 95, BG- tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp mtatara@gmail.com 5180 Polski Trambesh, Katalunio: Rubén Rumanio: Mihai TRIFOI, Str. maries972@yahoo.com FERNÁNDEZ ASENSIO. Principală, Bl.1 Ap.3, ROBurundo: Evariste C/ Latrilla 12, 1r 2a, ES-08912 527116 Bixad/Jud. Covasna, BIGIRIMANA, BP 170, BIBadalona, ileicat@hotmail.com mihaitrifoi@yahoo.com Rumonge-Burundi, Kongo DR: MAFUILA Senegalo: Assane FAYE, BP bigevariste@gmail.com MAVOMO Jackson, 1186 Rufisque, Senegal, Ĉeĥio: Jana MELICHÁRKOVÁ, C/O DKEA, BP 1007 Kin damanemanu2000@yahoo.fr U Hřiště 398, CZ – 696 06 Limete Congo RDC, Serbio: Radojica PETROVIĆ, Vacenovice. mavomespero@gmail.com Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 melicharkova@quick.cz Korea Resp.: Soohyean Ĉaĉak, Ĉinio: WEI Yiubin „Jado” PARK, 23, Seongsan-ro 4an-gil, radojica.petrovic.rs@gmail.com Baiyangshujie Xiaoxue, Taiyuan Mapo-gu, Seoul, Republic of Suda Afriko: Emile Shanxi, CN-030003, Korea, KR-03966, MALANDA NIANGA, PO BOX ilei_cxinio@163.com elstara@saluton.net 2787 ZA-Cape Town, emalandan@yahoo.fr
IPR 22/138
Danio: Pia WETTERGREN, Wettergren, Kastanjens Kvt 9 C, DK-2620 Albertslund, frupiawettergren@gmail.com Francio: Didier JANOT, 3 rue Élisa Lemonnier, FR-75012 Paris, didier.janot@gmail.com, https://eventaservo.org/o/ILEIFrancio Germanio: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Hispanio: Luis Eduardo BERDOR REMON, Pablo Iglesias 41, 4 B, ES-50018 Zaragoza, eduardo.berdor@gmail.com Hungario: József NÉMETH, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Irano: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9 K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. FaridAfshar, Kh. Vahid Dastgerdi, IR-19166-13514 Tehran, mamduhi@gmail.com Italio: Luigia OBERRAUCH MADELLA, via Prampolini 8, IT43122 Parma,
— paĝo 39 de la PDF —
Svedio: Sten SVENONIUS, Vendelsfridsgatan 4 c, SE 21764 MALMÖ, ileise@outlook.com Svislando: Charles RODUIT, rue de Chancheri 1, CH-1661 Le Paquier, charles.eo@roduit.info Tanzanio: Mulele Samwel MBASSA, Box 25, Bunda Tanzanio. Poŝtel: +255786 819 767, +255758 176 722, mulelembassa@gmail.com Togolando: ATTIOGBEAGBEMADON B., Mensah, B.P. 39, Aneho, TG-Lomé, abiovamensah@yahoo.fr Ukrainio: Nina DANYLYUK, pr. Sobornosti, 32, Log. 108 UA-43026 U. Lucjk, nina_daniljuk@ukr.net Usono kaj Kanado: William B. HARRIS, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013 USA, wb_harris@hotmail.com Vjetnamio: Ngyuyen THI NEP, 70, B20A, Kim Lien, Dong Ha, VN-Hanoi, Nguyennepa9cfl@gmail.com
REPREZENTANTOJ Britio: Elizabeth STANLEY, Frome House, Frome Gardens, Stroud, Glos. GL5 4LE, UK, elistaros@hotmail.com Ĉilio: Héctor CAMPOS GREZ, Casilla 903, CL3340000 Curico, hecg@uea.org Ganao: Alfred Kobina ARTHUR, P.O. Box TS 404, Teshie, GH-Accra, ctrcgh@gmail.com Islando: Loftur MELBERG Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, lofturmsig@yahoo.de Israelo: Luiza CAROL, str. Bnei Binyamin 53, apt 12, Netanya IL-4201997, luizacarol1947@gmail.com
IPR 22/139
Niĝerlando: BOUKARI Ellias Illiassou, S/C de Kanguey BP11936 Niamey, Niger, elliasdj@gmail.com Pakistano: Adeel Mahmood BUTT, Ward No. 11, near M.C. High School, PK-39100 Nankana Sahib, adeelbutt84@gmail.com Rusio: Svetlana SMETANINA, 141850 d. Celeevo, Dmitrov-regiono, d.4A, kv.201 Moskovskaja oblast, svsmetanina@yandex.ru Tajvano: Reza KHEIRKHAH, Chung Ching Road, No. 105, TW-Pingtung city, 900-73, rezamenhof@yahoo.com Urugvajo: Sonia RISSO, Pascual Costa 3253 Apto 1215, UY-11700 Montevideo, sonry@adinet.com.uy
KONTAKTPERSONOJ Argentino: Gabriel Enrique WAGNER, Misiones 1421, AR3116 Crespo – Entre Rios, gwagner@digitaloffice.com.ar Aŭstrio: Walter KLAG, Vieno, esperanto@chello.at Bolivio: Leandra DIA RIOS, Calle María Estiváriz No 290, Avenida Coronel Valdez Pasaje Zaratustra, Villa Pabón, Zona Central, mileis_7@hotmail.com Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta KULENOVIĈ, Branica Sarajeva 15/V, BA71000 Sarajevo Finnlando: Sylvia HÄMÄLÄINEN, F.E. Sillanpään katu 2 C 46, FI-33230 Tampere, sylvia.h@kolumbus.fi Haitio: Christine THEANO, Christ-Roi, Imp. Romane # 41, HT-6110 Port-au-Prince, christinetheano@hotmail.com Indonezio: Ilia Sumilfia DEWI, Perumahaan, Pejuang, Pratama, Blok L, no. 11,
RT/RW 003/006, ID-Bekasi, Jawa Barat, ilia.dewi@gmail.com Kenjo: Gilbert S. SIKALA, Chemomi Estate, P.O. Box 22, 30301, Nandi Hills, simiyugilbert@yahoo.com Kostariko: Hugo MORA Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Gražina OPULSKIENĖ, Obuoliuko 42, Mažeikiai LT-89312, grazopul@yahoo.com Luksemburgo: Claude NOURMONT, 2 om Kläppchen, LU-5682 Dalheim, moonmont@pt.lu Nikaragvo: Uriel GURDIAN, Rpto. Shick 2da etapa, Iglesia adventista 1c O, 1c N. Casa G32, Managua, Nicaragua, esperantonica@gmail.com Norvegio: Douglas DRAPER Esperanto, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, oficejo@esperanto.no Portugalio: Luís LADEIRA, Rua Manuel Valadares, 10, 2E PT-2650-192 Amadora luisladeir@gmail.com Slovenio: Peter GRBEC, Sv. Peter 142, SI-6333 Sv. Peter, peter.grbec@gmail.com Srilanko: U.L.F.G.Zeiter PERERA.197, Indivitiya Road, Hettigama, Jaela, Srilanka, zeiter.espero@gmail.com Taĝikio: Firdaus SHUKUROV, Glavpochtamt, a.k. 135 TJ-734000 Dushanbe, komintel@yandex.ru; aet2005@ yandex.ru Turkio: Vasil KADIFELI, Ataturk mah. Turgut Ozal blv. Gardenya 2-1 D:21 Atasehir 34758 Istanbul/Turkey, vasilkadifeli@gmail.com Venezuelo: Asociación Venezolana de E-o, Jezer DORANTE, Apartado postal 47675, Caracas 1041-A, VE, jezerdorante@gmail.com
— paĝo 40 de la PDF —
Alvoko al niaj movadanoj! Ni bezonas multajn novajn lernantojn. Ili bezonas bonkvalitajn kaj konvenajn legaĵojn!
juna amiko Revuo kun varia, aktuala temaro
Bunte ilustrita, profesie pretigata Tre internacia redakcia teamo Rigora lingva kontrolo ELDONAĴO DE Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Aperas 4-foje jare, perpoŝte aŭ rete liverata. Tarifoj por la kalendara jaro 2022 en eŭroj Papera 18/13* Reta 11/7* Perantoj en 35 landoj akceptas viajn abonojn. *A/B-landoj Pliaj informoj www.ilei.info/revuoj Arkivo www.eventoj.hu/juna-amiko Abonebla https://bit.ly/abonebla
Ne necesas krei solvon – sufiĉas malkovri kaj subteni la solvon, kiu ekzistas jam de 50 jaroj, sed apenaŭ ricevas la subtenon, kiun ĝi meritas!
IPR 2022/2
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 52 – trimonata
2022/2 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Daniele Binaghi Enrico Borrello Laura Brazzabeni Renato Corsetti Gong Xiaofeng (Arko) Marija Jerković Kóródy Zsófia Stefan MacGill Alessandra Madella Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Joel Muhire Németh József Fernando Pita A. Giridhar Rao Ahmad Reza Mamduhi Spomenka Štimec
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) ………………………………………………… 3 A. Giridhar RAO: Lingva enketo kiel enkonduko al lingvaj rajtoj ……………. 4 Renato CORSETTI: En la mondon venis nova sento […] ………………………… 7 Stefan MACGILL: ILEI elstaras multrilate, sed kien plu? ………………………. 8 La sperto kolekti, resumi kaj disponigi interrete la italajn diplomlaboraĵojn kaj disertaciojn pri E-o (A. MADELLA, E. BORRELLO, D. BINAGHI) …… 11 Alessandra MADELLA: Intervjuo al Joel Muhire…………………………………. 14 El la landoj kaj sekcioj (CN, DE, HU, KR, IT, LU, RU) ……………………… 16 Rob MOERBEEK: Ripeti por enkapigi ………………………………………………… 27 Pri „Hodler en Mostar (Intervjuo de A. Madella kun Spomenka Štimec) 31 Kongresaj kaj simpoziaj informoj (Laura BRAZZABENI, Fernando PITA) .. 34 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ……………………………………………….. 37
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.
IPR 22/22
— paĝo 3 de la PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: Ni kongresos en Kebekurbo (vd. p. 34) Sur la dorskovrilo: projekto VERDEN (supre), italaj esperantistoj el Parmo (malsupre) (vd. p. 20)
Enkonduko Karaj legantoj, Dum mia jam longa esperantisteco, vidante ĉian malsaton, malriĉon, maljuston, diskriminacion kaj neegalecon en la mondo, mi ĉiam konsolis min, ke ĉio, kion mi/ni faras por la disvastigado de Esperanto, estas kontribua paŝo por forigado de tiuj malbonaĵoj. Jardekojn antaŭe, leginte kelkajn biografiojn de Zamenhof por komplili koncizan prezenton de lia vivo por mia libro, mi konkludis, ke la komenciĝo de la unua mondmilito probable estis la ĉefa kaŭzo por lia tiel frua morto – se mi estus Zamenhof, nun pasus kvar jaroj de mia morto! Precipe en la nuna tempo estas tre facile por ni ĉiuj imagi kian frustriĝon li travivis kiam li ekfrontis tia-skalan mondmiliton ĝuste post tiom longaj klopodadoj por garantii tutmondajn pacon kaj amikecon per la kunliga lingvo Esperanto. Nia Ligo okupiĝas pri instruado, kaj instruado estas la ĉefa piliero de edukado, kiu siavice laŭ la fama diro de Nelson Mandela estas „La plej potenca armilo por plibonigi la mondon”. Ĉar ĉiuj niaj registaranoj estas elektitaj el inter ni mem, do, se ni ĉiuj estas pacame edukitaj, neniu milito plu okazos. Ahmad Reza MAMDUHI
IPR 22/23
— paĝo 4 de la PDF —
Lingva enketo kiel enkonduko al lingvaj rajtoj A. Giridhar RAO (rao.giridhar@apu.edu.in) Universitato Azim Premji, Bengaluro, Barato En Universitato Azim Premji [premĝi] A. Giridhar RAO gvidas kursojn kaj verkas esplorstudojn pri multlingva edukado, lingva pedagogio kaj strategiaro. Li foje blogas ĉe https://lingvovivo.blogspot.com/
Tiu ĉi mallonga noto priskribas etan lingvan enketon, kiun ni faris en marto 2022 en Universitato Azim Premji en Bengaluro, Barato. Unue iom pri la universitato kaj ĝiaj studentaro kaj kursaro, poste la rezultojn de la enketo mem, kaj ni finos per diskuto de la rezultoj. Universitato Azim Premji (laŭ la anglalingva mallongigo: APU) estas nekutima institucio en la pejzaĝo de supera edukado en Barato: privata, sed ne profitcela universitato kun eksplicita socia celo, nome kontribui al la kreado de pli justa, egaleca, daŭripova kaj homeca socio. Ni sufiĉe amplekse priskribis la universitaton aliloke, kaj ne ripetos la detalojn ĉi tie (Rao, 2020a). Sufiĉas por niaj celoj ĉi tie noti, ke pro la celo de APU prepari profesiulojn por la socia sektoro, la studentaro estas el nekutime diversaj fonoj. Jen la studenta profilo de la studentaro de 2021: 51% el la studentoj estis el kampara Barato aŭ el urbetoj studentoj venis el 25 de la 28 barataj gubernioj 57% estis virinoj 60% ricevis financan subtenon de la universitato 17% de la magistraj studentoj havis du jarojn aŭ pli da laborsperto, kaj 31% havis iom da laborsperto. La studentoj estas aparte sentemaj pri argumentoj pri diskriminacio, ekskludigo, egaleco, rajtoj kaj strategiaro. Sed pri lingvaj neegalecoj, komence de la kurso, la ĉefa konstato estas nur, ke la angla estas lingvo de privilegio kaj diskriminacio. Estas ĝenerale malpli da scio pri la dinamiko inter aliaj lingvoj de la lando kaj pri lingvo kiel io, kio respegulas, formas, kaj reproduktas privilegion, diskriminacion kaj ekskludigon. Jen la fono de la lingva enketo. IPR 22/24
— paĝo 5 de la PDF —
Ni faris la lingvan enketon en kurso titolita „Enkonduko al Lingvo kaj Literaturo en Edukado”. La 16-semajna kurso estas deviga dum la dua semestro de kvar-semestra magistra kurso pri edukado. La enketon ni faris jam dum la dua klaso de la kurso. La celo de tiu studbloko estas esplori aŭtobiografie la lingvajn malsimplecojn de la kursanoj. Ni faris la enketon sen multe da preparo por kapti la spontanecon de la respondantoj. La 20 homoj en la ĉambro estis invititaj „listigi la lingvojn en la klasĉambro”. Simple tion. Jen la listo de 31 lingvonomoj!
Mallongigoj: 1. La angla, 2. hindia, 3. tamila, 4. telugua, 5. maratha, 6. kannada, 7. malajala, 8. odia, 14. panĝaba, 15. franca, 16. sanskrito, 17. bengala, 18. hispana, 19. guĝarata, 20. urdua, 27. Esperanto. Diskuto Ĉar la instrulingvo de la universitato estas la angla, ĝi aperis je la unua loko. La klasanoj rapide listigis plurajn el la 22 aliaj „oficialaj lingvoj” de Barato. Kaj tuj poste ekaperis la nuancoj. – „Mi komprenas la panĝaban, sed povas nek legi nek skribi ĝin. Ĉu mi rajtas mencii ĝin?” – „Hejme ni parolas la harjanan. Sed ĝi estas nur dialekto de la hindia, ĉu ne? Ĉu mi tamen rajtas inkluzivigi ĝin?” – „Kio pri la sanskrito? Ĉu mi nomu ĝin unu el miaj lingvoj?” – „Mi faris unu jaron da franca en la lernejo. Ĉu mencieblas?” – „Fakte, la gepatra lingvo mia estas la indiĝena lingvo Lambani. Ĉu mi rajtas?” Kiel la supraj kvin reagoj indikas, sufiĉe rapide leviĝis tiklaj demandoj. Sed antaŭ ol diskuti tiujn, ni tuj notu, ke aperis en la listigo unue la grandaj „oficialaj” lingvoj. Poste la „dialektoj” (10. Bundelkhandi). Indiĝenaj lingvoj estis menciitaj laste (24. la santala; 30. Lambani). La klasanoj ekkomprenas, ke troviĝas lingva hierarkio jam en la ago de la listigo! En posta klaso ni estis diskutontaj la sociohistoriajn fontojn de neegalecoj de potenco inter lingvoj (tial la angla vorto Hegemony [hegemonio] sur la tabulo). IPR 22/25
— paĝo 6 de la PDF —
Pro la klarigpetaj demandoj ni malpakis unue la pretendon „koni lingvon”. Ni tiel preparas la grundon por diskuto en posta klaso de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj. Due, montriĝis la arbitra distingo inter „lingvo” kaj „dialekto”. La lingvo-edukaj sekvoj de tiu distingo estas profundaj: parolantoj de la malaltprestiĝaj variaĵoj estas ofte diskriminaciataj. Ni baldaŭ estis diskutontaj la fenomenon de lingvovariaĵo, kaj venos al la fama diraĵo, „lingvo estas dialekto kun armeo kaj mararmeo”. Tial sur la tabulo aperas la substrekitaj hindiaj vortoj bhasha (t. e. „lingvo”) kaj boli („dialekto”). Trie, la tristiga pozicio de indiĝenaj lingvoj en tiu lingva ekologio. La fakto, ke ili estas menciitaj laste – kaj eĉ tiam heziteme – spegulas la oftan sperton en la lerneja sistemo (tutmonde!), ke oni apenaŭ konsentas nomi ilin eĉ „lingvoj”. Kune kun la mokemo de samlandanoj neindiĝenaj – anoj de la t. n. nacia ĉeffluo – pro ĉio ĉi, la klasanoj vidas, ke tiuj indiĝenaj lingvonomoj aperas laste. En sekvaj klasoj dum la semestro ni diskutos lingvajn identecojn, homajn rajtojn, kaj la rajton je edukado – tial la nomo sur la tabulo de la esploristino kaj aktivulino Tove Skutnabb-Kangas, kies verkojn ni kune legos. Lastatempe la barata registaro aperigis Nacian Edukstrategiaron 2020. La dokumento forte rekomendas gepatralingvan edukadon. Por pli detala diskuto pri tiu dokumento, vidu la artikolon „Plurlingva edukado en Barato: taskoj kaj defioj” (IPR 20/4, pĝ. 23-27; Rao, 2020b). Nia lingva enketo nuancas la rekomendojn de tiu edukstrategiaro. Oni kapablas nun malpaki la ŝajne memevidentan kategorion „gepatra lingvo”. Fine de la studbloko, studentoj verkos (en la angla) 2000-vortan „lingvan aŭtobiografion” – eseon pri la lingva ekologio de la propra vivo. La lingva enketo ebligos al ili diskuti pli nuance ne nur la rolon de la angla en sia vivo, sed ankaŭ la interrilatojn de la aliaj lingvoj en la propra medio. Espereble, la eseoj montros la intimajn ligojn inter lingvo kaj identeco. Tiel la lingva enketo respondas al unu el la celoj de la kurso, „Analizi lingvan diversecon, lingvan variaĵon kaj hierarkiojn en la socio, kaj kompreni la implicojn por la multlingvaj barataj klasĉambroj.” Referencoj Rao, A. G. 2020a. Lingvaj homaj rajtoj kaj multlingva edukado: raporto de barata universitato. Decolonial Subversions. http://decolonialsubversions.org/docs/pdfs/7\_2020.04.04\_AGRao\_Esperanto.pdf & https://www.academia.edu/43373126/Lingvaj\_homaj\_rajtoj\_kaj\_multlingva\_eduka do_raporto_de_barata_universitato Rao, A. G. 2020b. Plurlingva edukado en Barato: taskoj kaj defioj. IPR. 2020/4. Pĝ: 23-27. https://www.ilei.info/pdf/IPR2020\_4\_PRINT\_jdggduzew.pdf
IPR 22/26
— paĝo 7 de la PDF —
En la mondon venis nova sento: ni komprenis, ke nia ĉefa tasko en ILEI estas instruado de Esperanto de Renato CORSETTI (Italio) Dum unu el la pasintaj vendredoj estis la unua de aprilo, tago, kiu en multaj landoj estas tago de ŝercoj kaj trompoj, sed en la 9-a Reta Forumo de ILEI, kiu okazis la unuan de la pasinta aprilo, estis nek ŝercoj nek trompoj. Oni eĉ reiris al la statuto kaj diskutis pri la kerna tasko de ILEI. Kompreneble la statuto en sia artikolo kvara klare diras tion, kion ni devas fari: „4.1. Unuigi instruistojn kaj instruantojn esperantistajn en la mondo por sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn kaj por celtaŭga instruado de Esperanto.” Sekvis granda diskuto, ĉar instruistoj kaj instruantoj de Esperanto ŝatas longe paroli por montri sian -n de la akuzativo eĉ en improvizitaj paroladoj, sed la konkludo estis simpla: ĉiuj organoj de ILEI havas tiun taskon kaj estu pritaksataj surbaze de la praktikaj rezultoj de tiu tasko, alivorte iu, kiu instruas Esperanton en publika lernejo al 20 infanoj, estas pli merita ol iu, kiu tradukas pedagogigajn/pedagogiajn tekstojn el la mezepoka aramea aŭ verkas romanojn, kiuj gajnas premiojn en universalaj konkursoj. Ni celas instrui Esperanton. Punkto. Do, ILEI ĉefe strebu por enkondukado kaj instruado de Esperanto en ĉiuspeca lernejo de infan-ĝardeno ĝis doktorigaj kursoj kaj ankaŭ en la strukturojn de la Esperanto-movado. Samtempe oni diskutis pri la stato de la sekcioj kaj pri la neceso malpliigi la administrajn taskojn kaj pliigi la instruajn taskojn. Por helpi al la sekcioj oni donis i.a. jenajn proponojn: 1. Se iu sekciestro deziras/bezonas, ILEI senpage membrigu tiun – sed por eviti troan ekonomian premon al ILEI, tiakaze membroj ricevu nur la retan/ciferecan version de IPR (kaj JA?). 2. ILEI en sia (futura) retejo disponigu apartan paĝon al ĉiu sekcio, por pli facile alirebligi la sekciojn por ĉiuj. Inter aliaj pli ĝeneralaj proponoj, estis: Senpaga membrigo de ĉiu, kiu ajn ne povas (trans)pagi la kotizon. Denove por eviti troan ekonomian premon al ILEI, ankaŭ tiaj membroj ricevu nur la retan/ciferecan version de IPR (kaj JA?). IPR 22/27
— paĝo 8 de la PDF —
Difinado aŭ estigado de ununura oficiala reta komunikad-kanalo por ILEI, en kiu ĉiuj – eĉ nemembroj – povu kundividi siajn komentojn, ideojn k.s. rilate al ILEI.
Fina sed ne fona diskuto temis pri la bezono en ĉiuj landoj de retaj kursoj de Esperanto. La pandemio instruis al ni, ke tio estas ebla, kaj nia prezidanto Ahmad Mamduhi donis al ni la ekzemplon per fondo de la projekto Esperanto-Kursaro Tibor Sekelj (https://www.espero.ir/eo/kursaro/), kiu subtenate de la Irana Esperanto-Asocio senpage disponigas Zoom-rimedojn al ĉiuj, kiuj volas prezenti kaj/aŭ instrui Esperanton rete al siaj samlingvanoj, kaj kiu efektive okazigis/as kursojn por afrikanoj kaj azianoj en pluraj lingvoj. Nun estas la vico de la landaj sekcioj kaj/aŭ aktivuloj komenci fari la samon. La tre malgranda sekcio en Serbujo kun nia Radojica Petroviĉ jam faras tion, kaj nia plej aktiva ĉina sekcio faras tion de jaroj per misteraj ĉinaj retaj iloj. Ni imitu ilin ĉie. Nerespondita restis la ĉefa demando de la kunordiganto de la franca sekcio: kiel altiri junajn instruistojn al ILEI? Tio estas demando tro malfacila, sed eble al ĝi kaj al la alia esenca demando – t.e. retrovi la fokuson de nia agado pri instruado de Esperanto – respondos la laborplano starigota de la nova estraro: laborplano, kiu konsideru la tutan ILEI-aktivularon kaj ne nur kelkajn elstarajn heroojn.
ILEI – la nova pioniro – nur rekonu tion!
ILEI elstaras multrilate, sed kien plu? de Stefan MACGILL (Hungario) Nia instruista sekcio suferas kelkajn kritikojn. Tempo estas mezuri la atingojn kaj pripesi la bezonojn. El inter la aliĝintaj fakaj asocoj de UEA, ĝi klare prenas la elstaran rolon kaj vere meritas sian lokon esti partnero al UEA.
Tri sinsekvaj agemaj kaj heroaj prezidantoj:
Ahmad Mamduhi: Havas universitatnivelajn kapablojn. Enprenas novan kulturon, prizorgas la plej aktivan estraron de ILEI en jaroj. Mirejo Grosjean: Alportis egan elanon, havas vere tutmondan vidon, kun amaso da multlandaj kontaktoj, ankaŭ ĉe Unesko. Stefan MacGill: Maldecus, ke mi blovu propran trumpeton, do vidu sube. IPR 22/28
— paĝo 9 de la PDF —
La plej agema estrarano pri landa agado en jaroj.
La nova Estrarano Marija Jerkoviĉ kontaktadis obstine kaj persiste multajn landojn por rekonstrui la reton de sekcioj, reprezentantoj kaj kontaktpersonoj. Tio grave necesas kaj mi komentas tion sube. La ĉefa atingo de la lastaj jaroj: la reaktivigo de la franca sekcio! Kiel respondeculo pri landa agado en UEA, SMG aktive kunlaboras kun ŝi.
La plej agema estrarano pri reta komunikado en jaroj.
La nova Estrarano Alessandra Madella faras mirindan laboron por prezenti la Ligon en retaj kanaloj kaj prizorgi kursojn. Ŝiaj retaj kapabloj valoras oron!
Strebu esti tutmonda, sed ne nepre laŭlanda Mi ripetas por la umfa fojo (certe ne tri-umfa) mian proponon por raciigo de la sekcia funkciado. ILEI komprenu la realecon: la Ligo ne havas la forton prizorgi sekcion en ĉiu lando; ofte eĉ ne reprezentanton. Sed la Ligo iel kovru tiom el la mondo, kiom havas esperantistojn. ILEI havas la grandegan avantaĝon, ke ĝi allasas teritoriajn sekciojn, ne landajn. Venis jam la tempo pli plene ekspluati tion. Jen miaj proponoj: Nordio: ILEI ne plu havas sekcion aŭ reprezentanton en Norvegio, Finnlando kaj Islando. Ĝi havas sekcion en Svedio kaj Danlando, sed ambaŭ nefortas. Al tiuj landoj aldonu la baltiajn ŝtatojn, el kiuj nur Litovio havas reprezentanton. La regiono bezonas unu heroon – momente ne klaras, kie troviĝus tiu homo. Tiu heroo povos ekprizorgi unu Nordian sekcion, kiu povos kunekzisti kun la nunaj funkciantaj sekcioj, sed doni servon al la ceteraj landoj. Benelukso: ILEI tre bedaŭrinde perdis sian reprezentanton en Luksemburgo. Belgio havas sekcion, Nederlando havas solan heroon. Jam de la kvindekaj jaroj ekzistas la koncepto de ‘Benelukso’, tempo estas ke ankaŭ ILEI apliku tion. Iberia sekcio: La portugala sekcio mortis antaŭ pluraj jaroj. La hispana funkcias, sed la kataluna ĵus malfondis sin. Nepre tempo por Iberia sekcio. Instruistoj el la aliaj multaj regionoj de Hispanio (Galegio, Eŭskio, Valencio k.a.) trovus alloga la ideon de iberia sekcio. Amerika centra sudo: Temas pri Paragvajo, Bolivio kaj Urugvajo. Nepre la plej forta estas Urugvajo, kiu donis al ILEI brilan epokfaran kongreson en IPR 22/29
— paĝo 10 de la PDF —
2014. Sed temis pri unu-du aktivaj homoj. Alvenis kelkaj novaj lernintoj en Paragvajo, dank’ al la brila hispanlingva kurso. ILEI nepre devus provi rikolti ion el tiu novularo. Pli fortaj apudaj landoj povus helpi pri la fondo de tia sekcio. Aliaj ekzemploj aldoneblas! Tio ne estas regresoj, sed pritakso de la reala situacio kaj bezonas nur kelkajn kuraĝajn decidojn. Ĝi permesas redirektadon de niaj modestaj laborfortoj for de rutinaj administraj taskoj al produktiva laboro por krei kursojn kaj informi pli vaste pri la ligaj laboroj kaj servoj.
La rolo de SMG Spite nur 4-jaran periodon en la prezidanteco de ILEI (2009-2013), jen: Signifa kreskigo de la liga retejo, kun la aktiva helpo de Jozefo Németh. Egaj aldonoj al la sekcio pri Historio (kun materialo el Finnlando pri la naskiĝo de ILEI), https://www.ilei.info/agado/historio.php 55 komitataj voĉdonoj de la Komitato (leciono por UEA), ĉefe por renovigi la bazajn regularojn de ILEI. https://www.ilei.info/dok/index.php?lingvo=eo Kongresoj 2010 en Kubo (Matanzas), 2011 en Kopenhago, la memorinda 2012 en Kunming (Ĉinio) kaj 2013 en Herzberg kun simpozioj en 2011 kaj 2012. https://www.ilei.info/agado/konferencoj.php Fondo de la nocio de ‘partneroj’ por egalecaj rilatoj kun aliaj edukaj instanco kaj starigo de prezento de tiuj partneroj en la liga retejo. https://www.ilei.info/instancoj/partneroj.php Aldono de biografiaj informoj pri 16 lastatempaj honoraj membroj. https://www.ilei.info/instancoj/honoraj\_membroj.php Verkado de 14 gvidiloj, inkluzive de Gvidilo al la gvidiloj. https://www.ilei.info/dok/gvidiloj.php Kunlaboraj kontraktoj subskribitaj kun IFEF (2012) en Herzberg, renovigo de tiu kun UEA (2010). https://www.ilei.info/dok/kontraktoj.php Regula aperigo de buĝetoj tra la tuta periodo 2010-2013. https://www.ilei.info/dok/financoj.php Regula aperigo de kvin varbiloj en la retejo, el 2010, 2011 kaj 2012. https://www.ilei.info/dok/varbiloj.php Lanĉo de la simbolo de ILEI en 2010, ankaŭ uzata nun. IPR 22/210
— paĝo 11 de la PDF —
La valoro de kursoj La nombro de kursoj pri Esperanto kreskas ege en la lasta jaro. Ni havas araban kurson, en Brazilo (EKO 2022-17), kun pluraj en Germanio kaj Italio. Kiel imageble, ILEI ludas grandegan kaj bele kreskan rolon. Ni devas agnoski la brilan laboron de la itala sekcio de ILEI kaj aliaj en la evoluigo de pliaj retkursoj. Sed kiel tiu kursosvarmo kontribuas al nia nuna temo, la refortigo de la sekcioj de ILEI? Bedaŭrinde, la matematiko ne multe helpas nin. Ekzemple, el ĉ. ses mil kursanoj: Du Mil tuj aŭ tre baldaŭ rezignas. Dumilo plia plulernas sed ene de ses monatoj rezignas. Milo plia efektive lernis la lingvon ĝis uzebloj kaj sporade vere uzas ĝin. Kvincent sukcesis lerni kaj eĉ regule uzas ĝin kaj eniras la komunumon. Cent lernis kaj uzas la lingvon kaj iumaniere eniras la movadon, sed ne ILEI. Kvindek lernis kaj uzas la lingvon kaj eble ekmembros en ILEI. Eble dek kvin fariĝas efektive aktivaj membroj ene de ILEI Evidente, mi ne celas matematikan precizecon, sed vi kaptas mian mesaĝon. Ne imagu, ke ILEI tuj aŭ rapide prosperos pro la prizorgo de kursoj, kiom ajn grava kaj valora la kursa agado! La mesaĝo: kiam eble, kursoj devas enhavi informojn pri la rolo kaj projektoj kaj utilo de ILEI. Multaj kursanoj ja havos konekton kun edukado! ILEI devas intensigi siajn rilatojn kun eksteraj edukaj instancoj, por konigi la edukajn valorojn de nia lingvo!
La sperto kolekti, resumi kaj disponigi interrete la italajn diplomlaboraĵojn kaj disertaciojn pri EO1 de Alessandra MADELLA, Enrico BORRELLO, Daniele BINAGHI (Italio) Nia komuna laboro temas pri serĉado, katalogado kaj disponebligado de diplomlaboraĵoj kaj disertacioj verkitaj en italaj universitatoj pri Esperanto aŭ rilate al Esperanto. La tuta ĝisdatigita listo, kiu ĝis nun enhavas la resumojn de 55 verkoj, elŝuteblas senpage el la paĝo „rimedoj” de la retejo de ESF (https://esfacademic.org/en/resources/). Ni praktike kaj konkrete parolos pri tio, kiel ni realigis tion, ĉar ĝi povas esti ekzemplo por homoj, 1
Prelego dum la seminario de VEKI-2
IPR 22/211
— paĝo 12 de la PDF —
kiuj volas fari la samon en sia lando. Ni ĉiuj serĉas diplomlaboraĵojn. Alessandra Madella verkas la resumojn. Enrico Borrello, kiu estas volontulo ĉe la Nacia Biblioteko de Massa kaj delonge serĉadis disertaciojn pri Esperanto el la tuta mondo, jam havis datumbazon kaj materialon en la biblioteko mem. Daniele Binaghi, la prizorganto de bitoteko.it, la cifereca biblioteko de Itala Esperanto-Federacio, disponebligas ĉion interrete. Danke al tiu ĉi videblo, multe da junuloj kontaktas lin, se ili estas verkantaj, verkontaj aŭ verkintaj diplomlaboraĵon pri Esperanto. Ĉe Bitoteko kaj ĉe Massa, studentoj trovas konsilojn kaj utilajn referencojn rilate al siaj esplortemoj. Ankaŭ danke al tio la nombro de diplomlaboraĵoj kreskas. Alessandra Madella elektis verki argumentajn resumojn. En Usono oni multe fokusiĝas pri la ĉefa argumento de diplomlaboraĵo, ĉar oni pensas, ke legantoj devas tuj kompreni, pri kio temas. Male, laŭ la itala verkmaniero, studentoj pli ofte parolas pri siaj spertoj kaj motivoj aŭ pri sia kreskado dum la verkado mem. Sed trovi kaj substreki la ĉefajn argumentojn gravas, ĉar oni komprenas, kiel tiu laboraĵo kontribuas al pli granda debato kaj kiel argumentoj transformiĝas dum la tempo, transirante de unu fako al alia. Se la argumentoj de Esperanto povas transiri tra multe da fakoj, tio certe estas pruvo, ke ili estas fortaj. En la tuta kolekto ĝis nun troviĝas nur unu disertacio en la nuntempa senco de „PhD”. Tamen multe da laboraĵoj estis verkitaj antaŭ la Bolonja eŭropigo de la itala universitata sistemo en 1999 kaj kiam la titoloj „PhD” kaj „MA” en Italio ankoraŭ ne ekzistis. Per laboraĵo tiam oni rekte iĝis „doktoroj”. Do, estas malfacile nomi tiujn malnovajn verkojn laŭ la nuntempa komuna divido inter diplomlaboraĵoj kaj disertacioj. Krome, en Italio ne estas multe da malsameco en difinoj de kvanto de paĝoj kaj kvalito inter bakalaŭraj kaj magistraj diplomlaboraĵoj. Ili dependas de la temo, de la laboremo kaj lerteco de la studento, kaj de la kapablo de la instruisto gvidi la esploradon. Sed oni ofte eĉ ne skribas sur la kovrilo, ĉu temas pri bakalaŭra aŭ magistra verko kaj oni devus kontakti la universitaton por ekscii tion. Krome, en la pasinteco oni multe pli gardis diplomlaboraĵojn en italaj universitatoj. Eĉ nun malnovaj verkoj pri Esperanto troveblas en la arkivoj de kelkaj universitataj bibliotekoj. Sed oni preskaŭ nur plu gardas disertaciojn pri sciencaj temoj. Pro tio gravas loko kiel la Nacia Biblioteko de Massa, kie la diplomlaboraĵoj kaj disertacioj pri Esperanto povas trovi hejmon por longa tempo, ĉar en universitatoj tio ne plu okazas. Se oni ne kaptas ilin, ili estos perditaj. IPR 22/212
— paĝo 13 de la PDF —
Bonŝance, Enrico Borrello jam delonge serĉadis diplomlaboraĵojn pri Esperanto kun la sama pasio, kiu pelas botanikiston serĉi specimenojn de floroj kaj aranĝi ilin en belan kolekton, ĉar laboraĵo pri Esperanto estas por esperantistoj kiel floro, kiu eliras el la neĝo. Ĝi estas bela en si mem, sed ĝi ankaŭ anoncas la belan sezonon kaj aliajn disvastiĝantajn florojn. Multe helpis lin en tiu serĉado la eksa prezidanto de la Eo-grupo de Massa, Alessandro Simonini, kiu ankaŭ finance kontribuis per la aĉeto de ekstera amasmemoro, kie la laboraĵoj estas konservitaj, aŭ per la presado de tiuj, kiujn oni enmetas en la bibliotekon. Se la laboraĵo ne estas libere elŝutebla el interreto, gravas kontakti la aŭtoron aŭ la universitaton, sed ne ĉiam eblas ricevi respondon. Konstrui datumbazon helpas por kontroli, ĉu novaj referencoj rilatas al jam akirita laboraĵo aŭ ne. La Nacia Biblioteko de Massa nun havas datumbazon de ĉirkaŭ 100 diplomlaboraĵoj rekte koncernantaj Esperanton kaj, krome, 44 laboraĵojn, en kiuj Esperanto estas nur menciita, iam eĉ negative. Kromaj dosieroj estas nun prilaborataj. Ankoraŭ eblas trovi referencojn pri laboraĵoj en bibliotekoj kaj Esperantaj retejoj; libro-kolektoj kaj Esperantaj kolektoj de landaj, fakaj aŭ lokaj esperantistaj organizoj; bibliotekoj aŭ tezo-kolektoj de universitatoj; bibliografioj de Esperantaj libroj aŭ de eseoj pri interlingvistiko kaj similaj temoj; vivpriskriboj de Esperanto-fakuloj; eseoj kaj artikoloj pri lingvistiko kaj artefaritaj lingvoj. Helpas ankaŭ Esperantaj revuoj el la tuta mondo. Tre riĉaj je fakaj fontoj estas Informilo por Interlingvistoj, eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), Fondaĵo pri Esperantaj Studoj (ESF) kaj Internacia Pedagogia Revuo (IPR) de ILEI. En Bitoteko.it, la disertacioj troveblas, inter pli ol mil dokumentoj, en la kolekto nomata itale „Tesi di laurea e dissertazioni accademiche” (Sciencaj tezoj kaj disertacioj). Alklakante iun titolon, oni malfermas la dokumentan slipon kun ĉiuj detalaj informoj, inkluzive de priskribo, temo, aŭtoro, universitato, fako, paĝoj ktp. La substrekitaj informoj estas ligiloj al aliaj dokumentoj, kiuj havas similajn informojn. Ĉe la suba parto de la paĝo aperas rilataj eroj, kiuj povus esti interesaj por la serĉanto. Ĉe „dosieroj” estas senpage legebla, elŝutebla kaj printebla la tuta laboraĵo. Indas memori, ke ankaŭ ĉe la retejo de Edukado.net troviĝas bela kolekto de diplomlaboraĵoj. Tiuj internaciaj klopodoj plivalorigi laboraĵojn pri Esperanto estas tre gravaj, por montri, ke Esperanto estas studita, dissekciita kaj pribatalita dum pli ol unu jarcento, kvankam tiuj studoj ofte perdiĝis.
IPR 22/213
— paĝo 14 de la PDF —
Intervjuo al Joel Muhire pri liaj kantoj, instruado kaj filma projekto JM: Joel Muhire AM: Alessandra Madella AM: Ĉu vi povas diri ion pri vi mem? JM: Mia nomo estas Joel Muhire, el Rutshuru, oriente en Kongo-Kinŝaso (DR Kongo). Mi naskiĝis en 1989 en Ruanguba, kaj kreskis en familio de 12 membroj. Mia vivo ne estis facila, pro la malriĉeco de mia familio, kaj ankaŭ pro la ĉiutaga malsekureco. En mezlernejo mi studis pedagogion, sed mi ne povis universitatumi poste. AM: Kiel vi eklernis Esperanton? JM: Mi eksciis pri Esperanto tute hazarde! En marto 2008, miaj du pli aĝaj fratoj vizitis sinjoron Honoré Sebuhoro, unu el la unuaj esperantistoj de Rutshuru. Li interesis ilin eklerni Esperanton, lingvon pri kiu ili estis antaŭe neniam aŭdintaj (Esperanto estis tiam tute nova afero en Rutshuru). La interna ideo de Esperanto igis ilin decidi esperantistiĝi tuj. Reveninte hejmen ili informis la tutan familion pri la eltrovaĵo kaj ni miris! Vekis mian ŝaton alproprigi Esperanton la fakto, ke ĝi igas ĉiujn siajn praktikantojn amikoj, kvazaŭ-samfamiliaj fratoj, porpacaj batalantoj, … Miaj du fratoj kaj mi piediradis 10 km ir-revene de la urbeto Kiwanja al Rutshuru-Centro ĉiudimanĉe posttagmeze, eĉ kiam pluvis. Esperanto estis mirinde tre facila kaj esperdona! Mia ĝojo alte kreskis, kiam mi komencis korespondi kun eksterlandaj esperantistoj. Mi ne sciis, ke mi povus havi bonajn amikojn ekster Afriko. Ĝi vere malfermis al mi la pordojn al la mondo. Inter miaj unuaj kontaktoj mi citas kiel ekzemplon Renato Corsetti, kiu en 2010 faciligis mian membriĝon en UEA, pere de Fondaĵo Canuto. AM: Ĉu vi instruas ĝin? JM: Mi estas pioniro de Esperanto en Kiwanja. Post kiam mi finlernis la kursaron de Hubert Ferez, mia instruisto donacis al mi kelkajn malnovajn numerojn de la revuo Esperanto. Ĉien, kien mi iris, mi kunportadis la revuon en la mano kaj penadis varbi novajn adeptojn por mia vespera kurso, tamen kun ĉiam vana klopodo. Tiam iuj homoj pensis, ke Esperanto estas la IPR 22/214
— paĝo 15 de la PDF —
hispana, aliaj pensis ke estas mia propra slango. Por informi la publikon je granda distanco, mi petis spacojn intermite ĉe la radioj RACOU FM, ALLIANCE FM, RACOVE FM; nuntempe mi elsendas instrucelan programeron duonhoran pri Esperanto ĉiumerkrede en la radio RTEDH FM kaj pagas libervolan kontribuon por la evoluigo de la radio. La 3-an de junio 2017 mi kreis la klubon Rondo Esperantista de Kiwanja (REK), kiu hodiaŭ havas ĉirkaŭ tridek membrojn. Mi enkondukis Esperanto-programon en 2014 en la bazlernejon Njiwa por orfoj, sed post la translokiĝo, la distanco ne plu permesas al mi frekventi la lernejon – mi serĉos aliajn eblojn. En 2018 en la landlima urbeto Bunagana mi starigis klubon, nome BunaganaEsperanto-Amikaro kaj en 2021 kreis alian klubon en la vilaĝo Shanje, Suda Kivuo. Verdire, Esperanto estas konata de multaj homoj en Rutshuru, sed tro malmultaj homoj sentas intereson pri ĝi. AM: Kiu estas via rolo en la Afrika Komisiono de UEA? JM: En la AK mi zorgas pri junulara agado kaj protokolado. AM: Kiel vi komencis kanti en Esperanto? JM: Mi sentis en mi la talenton kanti, sed mi ne havis instigon provi mian talenton en la loka lingvo, eĉ ne en la franca; sed kiam mi lernis Esperanton, mi trovis, ke ĝi estas la plej bona lingvo por fari muzikaĵon. Do mi decidis ekkanti en Esperanto por povi riĉigi ĝian kulturon kaj ankaŭ konigi Esperanton al lokaj neesperantistoj. Mi komponis mian unuan kanton „Esperanto, ponta lingvo” en 2012. La 2-an kanton „Al nia lingvo, poemo de Julio Baghy”, mi komponis estante rifuĝinto en Rwamwanja, Ugando, en 2013, post la M23-milito. Mi publikigis en 2017 mian unuan albumon kun 10 kantoj sub la titolo: Esperanta ilo de paco (laŭ la temo de la 6-a afrika kongreso, kiu okazis en Bunda, Tanzanio en 2016). Mi jam faris koncertojn en kelkaj afrikaj landoj: en Togolando, en la 73a IJK (en gufujo), en Madagaskaro, en la unua kongreso de afrikaj esperantistaj virinoj EVAA, kaj en la afrika kongreso de Esperanto en Burundo. Mi partoprenis plurfoje en talentmezura konkurso de lokaj muzikistoj, nome ”Sana weekend”. AM: Ĉu vi povas paroli al ni pri via filma projekto? JM: Esperanto, kiel ĉiuj aliaj lingvoj, devas esti uzata por diversaj celoj. Mi rimarkis, ke Esperantaj filmoj estas tre raraj en Esperantujo. Ĉar filmo estas efika ilo por pruvi la ekziston kaj utilecon de lingvo, mi konceptis projekton „Filmoj en Esperanto” en 2019. Kaj ni, Rondo Esperantista de Kiwanja, IPR 22/215
— paĝo 16 de la PDF —
kunlabore kun Cinéclub La patience, sukcesis aperigi nian unuan filmon, Kvazaŭ korpo sen koro, septembre de 2021. Ĉi tiu filmo montras la suferojn, kiujn la kongolandanoj spertas nuntempe. Jen la ligiloj al ĝi: Kvazaŭ korpo sen koro 1: https://youtu.be/fOgcD8eFXIE, Kvazaŭ korpo sen koro 2: https://youtu.be/qv0WUYENO2s). Ni tutkore dankas ĉiujn, kiuj morale kaj finance subtenis nin, aparte s-ron Kiah Morante de Miriado kaj Ulrich Matthias. Ni estas je la komenco de nia projekto, ni bezonas Ĉies kunlaboron! AM: Kiel ĝi povus helpi en la instruado de Esperanto? JM: Filmo kreita en iu ajn lingvo propagandas ĝin, same kiel muziko – foje oni interesiĝas pri fremda lingvo spektante filmon en tiu lingvo aŭ aŭskultante kanton en tiu lingvo. Mi forte kredas, ke neesperantistaj filmamantoj, aŭ amatoroj de filmoj sendube estos allogitaj al Esperanto per niaj diverstemaj Esperantaj filmoj. Ankaŭ novbakitaj esperantistoj estos kuraĝigitaj de niaj filmoj, preterdube! Ni esperas produkti pli da instruaj filmoj en la venontaj jaroj. AM: Ĉu estas similaj klopodoj en Afriko, pri kiuj vi scias? JM: Sendube jes. Ni ne estas la unuaj por fari filmo(j)n en Esperanto. En Burundo, ekzemple, estas teamo de aktoroj, kiuj jam publikigis sian filmon La Heredaĵo, reĝisoritan de s-ro Dankon Kwibe. AM: Mi dankas al vi, Joel Muhire
El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio Finiĝis E-kurso ĉe la Universitato de Nanchang la 6-an de januaro 2022. Dudek du studentoj el 14 fakoj de la universitato trapasis la finan ekzamenon. La kurso havas 32 horojn, ĉiuĵaŭde posttagmeze po 2 lernohoroj. Tiuj, kiuj sukcese trapasis la ekzamenon, ricevos 2 kreditpoentojn. La E-kurso elektita ĉe la Universitato malfermiĝis en 2004, kvankam ne ĉiujare ĝi funkciis, sed dum la lastaj 6 jaroj, la ofteco malfermi la E-kurson multiĝas pli ol antaŭe, ĉiujare eĉ ĉiusemestre ekde 2020 funkcias la E-kurso, kaj Esperanto allogis pli kaj pli da intereso de studentoj. La Universitata E-Asocio por studentoj IPR 22/216
— paĝo 17 de la PDF —
ĵus festis sian dek-jariĝon kaj ricevis laŭdon de la rilata administra institucio. Ankaŭ la instruistino GONG Xiaofeng (Arko) gajnis la premion por Elstara Instrukvalito pro la E-kurso.
Esperanto ne nur estas lingvo. Por riĉigi la instruadon de Esperanto kaj aktivigi la etoson de lernado, la 16-an de decembro 2021, ĵaŭde, okazis speciala celebra aktivado en la klasĉambro. La studentoj festis la Zamenhoftagon per deklamado de tri poemoj de Zamenhof: Ho, mia kor’!, La Espero kaj La vojo. Antaŭ ĉio, Arko koncize prezentis pri Zamenhof-tago kaj diverslandaj festaj aranĝoj kaj vidigis mallongan filmon pri Zamenhof. Fine ŝi voĉlegis parton de la libro Hodler en Mostar de Spomenka ŠTIMEC, proponitan de ILEI por simbola tutmonda legado. Post tio estis tempo deklami poemojn. Kvar studentinoj voĉlegis la poemon Ho, mia kor’!, sekvis dekopa grupo, kiu voĉlegis la poemon La Espero kaj ok studentoj deklamis la poemon La vojo. Ĉiuj studentoj estas tre diligentaj, kvankam ili malkaŝis, ke ili neniam estis sur la scenejo, nek kantis, dancis, nek deklamadis, krom 4 studentoj el la fako muziko. Post la kuraĝigo de Arko, la studentoj akceptis la taskon kaj preparis tion antaŭ 2 semajnoj. Ili dividis la voĉlegotajn poemojn en alineojn, kaj desegnis la legomanieron. La celebra aktivado estis sukcesa, ne aperis balbutado, studentoj flue voĉlegis ĉiun strofon.
IPR 22/217
— paĝo 18 de la PDF —
Finiĝis la E-kurso ĉi-semestre, venis bona informo el la instrua platformo, la 27-an de decembro 2021, entute 60 novaj studentoj elektis la E-kurson de la venonta semestro, kiu malfermiĝis fine de februaro. GONG Xiaofeng (Arko)
Germanio Sekcia raporto + alvoko por somera kursaro AGEI, la germana landa sekcio de ILEI daŭre aktivas. Kompreneble pro la pandemio ankaŭ nia asocio havis kaj havas malfacilaĵojn: mankas ĉeestaj renkontoj kaj klerigseminarioj, eĉ la jarĉefkunvenojn ni devis organizi en hibrida formo, do parte per interreto (Zoom). Sed nia membraro restas regule informita per la AGEI-cirkulero kaj per la propra interna retlisto. En julio 2021 en la Esperanto-Centro Herzberg tamen povis okazi la kutima dusemajna somera lingvokursaro, kaj en oktobro la Tradicia Oktobra Renkontiĝo PEDagogia (TORPEDo 16) kun prelegoj kaj interŝanĝo de spertoj. Ĝi estis organizita de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo kaj AGEI denove en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. Ĝi fariĝis internacia, ja ĝi gastigis la partoprenantojn de la eŭropa Erasmus+projekto kun partneroj el Francio, Pollando, Britio kaj Nederlando. Ĝi traktis pri la sekvaj ĉeftemoj: Eŭropa Volontula Servo, internacia volontulado, trejnado de volontuloj kaj preparo al la akcepto kaj lingva helpo, evoluigo de iliaj kapabloj. Novembro 2021 restos memorinda: reprezentantoj de la Interkultura Centro Herzberg, Peter ZILVAR kaj Zsófia KÓRÓDY ricevis inviton prezenti Esperanton al la kunveno de ĉiuj lernejestroj en la granddistrikto Göttingen. Ĝi okazis per Zoom al du grupoj kaj daŭris ambaŭ fojojn ĉ. 20 minutojn. La motivo estis la kreskanta interesiĝo pri alternativa lingvoinstruado kaj ebla enkonduko de Esperanto en la lernejan proponaron. Kursoj kaj klerigcelaj kunvenoj okazadas pli-malpli regule en pluraj federaciaj landoj, ĉefe aktivas gekolegoj ekzemple en Hamburg, Frankfurt, Stuttgart, Münster, Berlin, Hameln, Neubrandenburg kaj en la Altlernejo Emden. Okazis popolaltlerneja (VHS) kurso en Frankfurt am Main, kaj ankaŭ funkciis virtuala kurso kun uzo de la bone ellaborita lernmaterialo fare de dro Rudolf FISCHER: Esperanto en dialogo: https://agei.esperantourbo.de/netzkurs/. Ni povas raporti ankaŭ pri la kresko de la pedagogia, metodika fakkolektaĵo en la biblioteko de la Interkultura Centro Herzberg. Ĝi estas je dispono por IPR 22/218
— paĝo 19 de la PDF —
ĉiuj interesiĝantoj, partoprenantoj de la klerigseminarioj, metodikaj kursoj kaj verkantoj de faklaboraĵoj. ALVOKO: en somero 2022 denove okazos Somera Esperanto-Perfektigo (SEP) en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo: 1. semajno: 29.07-05.08.2022 – intensaj lingvokursoj en diversaj niveloj (A2-B2) 2. semajno: 06.08-13.08.2022 – intensaj lingvokursoj en diversaj niveloj (A2-B2) kaj perfektiga kurso por instruemuloj, metodika instrukapabliga trejnado (C1-C2). Ĉiutage 6 instruhoroj, posttagmeze ekskursoj, vespere muziko, filmoj, kulturaj programoj, rostadfesto ktp. Malmultekosta restado, komuna manĝado, eĉ tendumado eblas. Kurskotizoj: 1 semajno 120,00 €, 14 tagoj 195,00 €. Rabatitaj prezoj: ekz. por studentoj. Bv. demandi nin pri eblaj stipendioj. Kontakto: zsofia.korody@esperanto.de aŭ esperanto-zentrum@web.de
Hungario La dua virtuala asembleo de ILEI-HU La 12-an de marto 2022 membroj de EPME (Hungara Asocio de Esperantistaj Instruistoj, t.e. la jure agnoskita ILEI-HU) havis sian duan virtualan asembleon. La ĉefa tagordero estis: la pridiskuto de la financa kaj agada raporto pri la jaro 2021. La oficiala bilanco estas poste publike alirebla ĉe la ŝtataj instancoj kaj ĝin ni aperigas ankaŭ ĉe https://www.ilei.info/hungario/index.php. Pro la pandemio ni ne povis fizike kunveni. Ni havas 39 membrojn en 2022, en la asembleo partoprenis 18 kolegoj + 2 gastoj. (Laŭ la statuto, estas eblo kunvenigi duan asembleon, samtage, kie por havi kvorumon ni ne bezonas 50%-ojn). La asembleo akceptis la raporton de la estraro kaj ĝi aperis publike. Por la kunveno ni uzis Zoom, kun teknika helpo de Katalin Kováts (edukado.net). Dum la kunveno ni aŭskultis prelegon de Pálma Salomon-Csiszár pri la taksado de skribkapablo en lingvoekzamenoj de la Origo-ekzamencentro. Kelkaj eroj el la raporto pri la jaro 2021: – en marto 2021 ni havis nian unuan virtualan asembleon (vd. IPR 2021/2.), – pluraj membroj partoprenis en la Virtuala E-Kongreso de ILEI en 2021, – per malfacila batalo ni atingis, ke oni daŭre rajtu trapasi abiturientan ekzamenon pri Esperanto (malfeliĉe, ni ne trovis mezlernejon, kie IPR 22/219
— paĝo 20 de la PDF —
almenaŭ unu kolego havus unusolan lernanton pri Esperanto, kaj sen tiu antaŭkondiĉo la ekzameno tamen ne povas funkcii), – Kováts Katalin, Kovács Márta, Kóródy Zsófia, Salomonné Csiszár Pálma okupiĝis pri la ellaboro de la C2-a nivelo de la UEA-KER-ekzameno,
– Stefan MacGill, Felszeghy Judit, Molnár Mónika kaj József Németh partoprenis en la redaktado de Juna Amiko, IPR kaj la hejmpaĝo de ILEI, – Felszeghy Judit redaktas la retejon https://uea.facila.org/filmetoj/, kie ŝi proponas facilajn kaj malpli facilajn filmetojn por komencantoj kaj komencintoj, – ni funkciigas du korespondajn listojn (kun 70+34 membroj), Fejsbukgrupon (kun 65 membroj) kaj József Eszényi kreis nian Fejsbuk-paĝon, kiun momente sekvas 66 kolegoj. Jozefo NÉMETH
Italio Bona kunlaboro inter la itala sekcio de ILEI kaj la Itala Instituto de Esperanto Prezidantino de la itala sekcio: Luigia Oberrauch Madella Membroj dum la jaro 2021: 29. Ricevis la revuon IPR sur papero 18 kaj rete 11 membroj. Nun ni havas ankaŭ membron, kiu ne aperas en la oficiala listo de la itala ILEI-sekcio. Niaj du ILEI-komitatanoj estas s-ro Ermanno Tarracchini el Modeno kaj s-ino Filomena Canzano el Ciampino (Romo). IPR 22/220
— paĝo 21 de la PDF —
Bedaŭrinde ni ne havas oficialan hejmpaĝon kaj ĉiuj mesaĝoj de la centra oficejo de ILEI estas plusendataj al niaj membroj pere de mia retadreso esperoenparmo2020@yahoo.com. La ILEI-membrokotizo daŭre restas 25,00 eŭroj. Nia sekcio kunvenis fizike dum la Itala Esperanto-Kongreso en Assisi la 23an de aŭgusto 2021. La sekva kunveno okazos, ĉiam kadre de la nacia Ekongreso, en Brescia la 22-an de aŭgusto 2022. La elektoj de la itala ILEIsekcio okazos en 2024. Ni partoprenas en la komuna projekto de ILEI kaj de la Itala Instituto de Esperanto, kiu nomiĝas „30 oraj horoj” por superaj lernejoj en Toskanio. Ĝi validas ankaŭ por la aliaj 29 italaj regionoj. Tiu ĉi instruado jam komenciĝis kaj pluraj geinstruistoj eklernas Esperanton pere de la konsiloj de la projekto. ILEI kunlaboras en reta instruado de la lingvo organizita de samideano Gianantonio Pfleger kun la helpo de la manlibro Corso intensivo di Esperanto per allievi e autodidatti de Pedro Aguilar Solà. Post 15 hora instruado la lernantoj estas invitataj submeti sin al oficiala ekzameno de I.I.E. Kvankam la pandemio ankoraŭ minacas, ni plulernadis pere de enretaj kursoj organizitaj de profesoro Pedro Augilar Solà, kiu nelacigeble instruadas la lingvon. Esperanton oni instruis pere de movadaj kursoj en Parma (Luigia Oberrauch kaj Alessandra Madella), en Romo (Giorgio Denti), en Genovo (Patrick Morando), en Torino (Pedro Aguilar Solà), en Milano (Francesco Fagnani), en Trento (Norma Covelli), en Trieste (Elda Doerfler), en Alta Garda (Gianantonio Pfleger), en Bolonjo (Romano Bolognesi kaj Ivan Orsini), en Pisa (Brunetto Casini), en Grosseto (Laura Brazzabeni), en Pescara – Chieti (Pino Lalli) kaj en Verdello – Bergamo (Maria Galizzi). En la ĵus pasinta jaro 2021 lernis la internacian lingvon pere de KIREK (KomputIl-Reta Esperanto-Kurso) 29 homoj. Aliaj komencis lerni ĝin pere de la kurso KAPE. Ni varbas pere de la broŝureto ILEI-Esperanto ed educazione en la itala kaj en Esperanto. Subvencion ni sukcesis havigi al ni pere de la projekto VERDEN, kies motoroj estas IFEF (fervojistoj) kaj BEMI (biciklistoj). VERDEN – Comenius+ estas administrata de UEA kaj ricevas monhelpon pere de EU. La projekto antaŭvidas 6 fizikajn renkontiĝojn kaj la unua kunveno okazis ĝuste en Parmo la 21-an, 22-an kaj 23-an de novembro 2021. Mi finas mian raporton dirante ke ni estas atendantaj monatojn, dum kiuj oni povos denove fizike kunveni kaj agadi sen la timo malsaniĝi pro la terura Covim-19 kaj ĝiaj multaj tre insidaj variantoj. Luigia OBERRAUCH MADELLA, estrino de la itala sekcio de ILEI IPR 22/221
— paĝo 22 de la PDF —
Festa kunveno honore al samideano Giovanni Cupri la 8-an de apr. 2022 Post diligenta studo de Esperanto pere de KIREK, la Komputil-Reta Esperanto-Kurso de Itala Esperanto-Federacio, sinjoro Giovanni (Esperante: Johano) Cupri ricevis la KIREK-atestilon el la manoj de la pastro Gustavo Zanoli, la prezidanto de la Esperanto-klubo G. Canuto de Parmo (Italio). Deziris kunfesti tiun ĉi agrablan momenton la gesamideanoj, kiujn vi povas vidi sur la foto sube.
De maldekstre: Angelo Bruno, la pastro Gustavo Zanoli, Luigia Oberrauch Madella, Giovanni Cupri, Alberta Mellone, Angela Bergonzi kaj Carla Zanacca. Sinjoro Johano skribis en sia prijuĝo de la kurso: „Estis tre pozitiva sperto studi per KIREK, ĉar pere de ĝi mi akiris novajn konojn kaj konatiĝis kun homoj kaj valoroj de tiu ĉi medio. Mi deziras uzadi la lingvon skribe kaj parole. Bedaŭrinde ŝajnas al mi, ke ni samideanoj estas alkroĉiĝantaj al boateto de granda revo en ŝtorma maro.” Sed intertempe ni ĝuu kune la amikecon kaj la pacemajn pensojn, kiuj regas en niaj Esperantaj rondoj. Luigia OBERRAUCH MADELLA, estrino de la itala sekcio de ILEI IPR 22/222
— paĝo 23 de la PDF —
Kroatio Raporto de la ILEI-sekcio, Kroatio Prezidantino: Marija Jerković. Membroj: 6 + 6 kunlaborantoj Agado: La sekcio okupiĝas pri E-kursoj, kiuj nun ne bone funkcias pro la pandemio. Ni havas unu lernanton sed planas en aprilo organizi kurson per ZOOM por gejunuloj. Ni organizas prelegojn pri la famaj esperantistoj el Kroatio. Niaj membroj partoprenas en la projekto de Erasmus+ pri la reta edukado kaj ili, Pleadin, Seleš kaj Maglica, vizitis Bjalistokon, Toulouse kaj ĝia grupo vizitis Kroation, kie ili trarigardis la Dokumentan Esperanto-Centron en Đurđevac (DEC), kies gvidanto estas Josip Pleadin, membro de ILEI Kroatio. DEC eldonas E-librojn kaj lastatempe eldonis dulingvajn librojn: Poezia triptiko (poemoj de Lidija Leskur, Luca Cetinić kaj Jadranka Tarle Bojović en traduko de Josip Pleadin, Marija Jerković kaj Darija Budiša) kaj la libron Magia ludo de du esperantistinoj Daria Budiša kaj Luca Cetinić. Ni kunlaboras kun la societoj el Split, el Gorica Monda Paco, el Bjelovar (BEA). Split, la naskiĝurbo de Ivo Lapenna, festis 100 jarojn de Esperanto en ĝi, kaj ni partoprenis. Nun DEC preparas monografion: 100 jaroj de Esperanto en Split. Mi preparis du ekspoziciojn en Zagreb, en du diversaj urbaj bibliotekoj, titolitaj: Esperanto, la lingvo de amikeco. Ĉiuseptembre BEA organizas kunvenon de ĉiuj esperantistoj el Kroatio, invitas ankaŭ amikojn el niaj najbaraj landoj, al kunveno titolita: Esperantistoj al sia urbo. Lastfoje dediĉita al la bjelovara Esperanta poeto Željko Sabol. Ni legis la poemojn de Sabol en la kroata kaj en Esperanto. Samtempe estis prezentita la libro de Sabol en Esperanto. Marija JERKOVIĆ Kroataj esperantistoj en la Kroata Parlamento akceptita en la Fako pri eŭropaj aferoj S-ro Domagoj Hajduković, prezidanto de la Oficejo por eŭropaj aferoj ĉe la Kroata parlamento, akceptis la 3-an de februaro 2022 delegacion de Kroata Esperanto-Ligo por informiĝi pri la kroata kontribuo al la Konferenco pri la estonteco de EU. La delegacio konsistis el Spomenka Štimec, prezidantino de Kroata Esperanto-Ligo, Maja Tišljar, konsilantino de Eŭropa EsperantoUnio kaj gvidantino de la projekto „Akcelilo por multlingveco”, kaj Đivo Pulitika, prezidanto de Kroata Esperanto-Junulara Asocio. Kiel membro de la delegacio partoprenis ankaŭ Szabolcs István, prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. IPR 22/223
— paĝo 24 de la PDF —
S-ro Hajduković kun granda intereso aŭskultis la proponon de la irlanda diplomato Seán Ò Riain al la Konferenco pri la estonteco de EU. La propono traktas la bezonon pligrandigi la instruadon de fremdaj lingvoj en EU. Li tre interesiĝis pri la ilaro, al kiu atentigas Ò Riáin, la ilaro, kiu povus gvidi al pligrandigo de multlingveco en EU, „Akcelilo por multlingveco”. Štimec klarigis, ke temas pri la kroata projekto, kiun ekde 1979 ĝis sia morto en 2020 gvidis la kroata esperantisto Zlatko Tišljar el Velika Gorica. Kadre de tiu projekto estas publikigitaj multaj lernolibroj de Esperanto en 34 lingvoj dise tra la mondo. Baze de la „Akcelilo” estas la propedeutiko: lernantoj en la unuaj lecionoj lernas la bazon de la parolata Esperanto por ricevi ideojn pri tio kiel lingvoj funkcias. S-ro Hajduković proponis sian helpon pri informado pri la propono kaj la projekto en la kroata parlamento. Li donis plurajn utilajn konsilojn, kiel Kroata Esperanto-Ligo informu ĵurnalistojn kaj lernejdirektorojn pri la projekto. Se esperantistoj akceptas, li mem trovos manieron paroli antaŭ parlamentanoj pri la temo. S-ro Szabolcs gratulis al s-ro Hajduković, ĉar Kroatio protektis la tradicion de Esperanto kiel nematerian kulturan heredaĵon de Kroatio. „Tio estas vera leciono ankaŭ por ni, hungaroj. Ĉe ni ĉ. 60-70% de la loĝantoj ne parolas fremdan lingvon kaj Esperanto povus grave mildigi la situacion, kontribuante al komunikado. Mi miras, ke Kroatio ne pli profitas de tio, kion ĝi protektis. Ekz. ĉu ne Zagrebo devus esti la monda ĉefurbo de Esperanto? Tio fariĝas des pli interesa, kiam Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo planas vendi la domon, kie ĝi havas sian sidejon…” S-ro Hajduković petis pli da materialoj pri la temo. Spomenka ŠTIMEC
Luksemburgo Forpasis Claude Nourmont (1945-2022) Claude Nourmont naskiĝis en la franca urbo Rouen la 23an de oktobro 1945 kaj mortis la 25-an de februaro 2022. Ŝi estis Dumviva Membro de UEA, konstanta Membro de Societo Zamenhof, Honora Prezidanto de TEJO kaj Komitatano de UEA. Ŝi esperantistiĝis en 1963. Ekde tiam ŝi aktivis movade, vizitis Esperanto-renkontiĝojn, organizis kaj laboregis por Esperanto. Inter 1975 kaj 1977 ŝi estis prezidanto de TEJO. En 1973 ŝi fariĝis IPR 22/224
— paĝo 25 de la PDF —
ĝenerala sekretario de Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE; nun EspérantoFrance); inter 1994 ĝis 2001 ŝi estis prezidanto de UFE. Ŝi prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de Montpellier (UK 1998). Ŝi estis Komitatano de UEA ekde 1986 ĝis 2022 kaj Vicprezidanto de UEA inter 2004 ĝis 2013. Ŝi estis redaktoro de Monato (rubriko Arto, 2005-2022), ĉefredaktoro de Le Monde de l’Espéranto (2003-2022) kaj konstanta prizorganto de Kleriga Lundo dum la UK. Ĉiame ŝi restos en nia memoro, kiel tre bonkora persono kun eterna emo kontribui, helpi, animi, pacigi kaj financi. Ŝi estis granda mecenato de Esperanto-agadoj. Kiam aliaj fermis la orelojn, ŝi ofte estis la unua, kiu donacis. Nome de la tutmonda komunumo ni prezentas nian kondolencon al la familio kaj al la multaj geamikoj de Claude tra la mondo. Ĉiuj estas bonvenaj kondolenci en la Panteono de Edukado.net: https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=246 Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 1024 En tre diversaj Esperanto-eventoj, kiujn okazigis virtuale la Irana EsperantoAsocio (IrEA), iam kun variaj universitatoj de Irano, Claude Nourmont partoprenis kontribuante per siaj instigaj komentoj kaj demandoj. La lasta fojo estis dum la „2-a Ret(sem)inario pri Turismo kaj Esperanto” en la Universitato de Tehrano, kies ekran-foton vi vidas ĉi tie.
Ahmad MAMDUHI IPR 22/225
— paĝo 26 de la PDF —
Rusio Mi estas Aleksandr Blinov kaj mi loĝas en la urbo Ĉeboksaro (Ŝupaŝkaro), kiu estas la ĉefurbo de la Ĉuvaŝa Respubliko (Rusio). Mi kunhavas privatan lingvan lernejon kaj tie instruas la italan, la francan, la ĉuvaŝan kaj foje Esperanton. Aldone oni min invitas prelegi en la loka Pedagogia Universitato ĉe la fakultato de fremdaj lingvoj. Tie mi de tempo al tempo proponas senpagajn kursojn de Esperanto por la studentoj de la fakultato. En tiu ĉi lernojaro mi invitis ankaŭ studentojn de alia Universitato (t.n. Ĝenerala Universitato) kaj aliĝis pli ol 30 personoj. Ni faris lecionojn kaj ĉeestajn kaj distancajn (Zoom-ajn). La kurseton finis 9 personoj. Fine de januaro mi ekhavis la ideon lanĉi senpagan 10-lecionan kurson pere de Zoom por ĉiuj universitatoj de Rusio (por la fakultatoj de fremdaj lingvoj). Mia universitato helpis min pri tio. La informo ekflugis la 4-an de februaro kaj por tiu ĉi horo jam aliĝis 36 personoj el la plej diversaj universitatoj de la lando. La aliĝperiodo finiĝis la 20-an de februaro. Por kungvidi la kurson mi petis miajn amikojn Daria Zelenina, Andrej Grigorjevskij kaj Vjaĉeslav Ivanov (ili ĉiuj estas bonaj instruistoj kaj parolas plurajn lingvojn). Fakte krom tio mi petis diskonigi la informon tra Studentaj komitatoj de la Universitato, por ke la informo eventuale atingu aliajn fakultatojn (ĉefe filologiajn). Mia celo estas “kapti” studentojn kaj eventuale instruistojn, kiuj volas lerni la lingvon kaj kiuj estas lingvemaj. Tiuj studentoj kutime rapide lernas Esperanton kaj, se ili estas estontaj lingvoinstruistoj, ili estas rapide kapablaj instrui la lingvon. Somere en aŭgusto mi volas organizi renkontiĝon por tiuj homoj en mia regiono. Mi havas tre bonajn kontaktojn en someraj lokoj kaj relative favorajn prezojn. Do mi petas kaj proponas kunlaboron al ĉiu, kiu ŝatus kunlabori. 1. Por miaj Zoom-kursoj mi invitas gastojn (kiuj prefere estu alilandanoj kaj devas en la baza nivelo paroli kun la studentoj) 2. Mi ŝatus havi volontulojn, kiuj povus veni al mia somera aranĝo (invitilon por Rusio mi faras de mia lernejo kaj pretas kovri restadkostojn kondiĉe ke la homo instruu kaj aktive partoprenu en la programo) 3. Mi estas preta inviti volontulon, kiu instruu Esperanton kaj laŭeble faru klubojn k.s. de fremdaj lingvoj (angla, franca, germana, ĉina, korea, japana…) por 3-monata restado en mia urbo (mi provizos per loĝejo kaj poŝmono kaj certe faros la inviton). Ps. Por pli validigi la retan kurson estus tre bone havi iujn atestilojn pri la 10-hora retkurso de iu internacia instanco kaj se UEA aŭ ILEJ aŭ eĉ TEJO povus havigi al mi tiajn atestilojn, mi estus vere dankega! Aleksandr BLINOV, al.blinov@gmail.com IPR 22/226
— paĝo 27 de la PDF —
Ripeti por enkapigi de Rob MOERBEEK (Nederlando) Ŝajnas superflue memorigi pri la diversaj tipoj de lingvostumbloj („eraroj”), kiujn eĉ ni esperantistoj en nia relative simpla lingvo kapablas prezenti al la mondo. Niaj vortaroj kaj eĉ la indeksoj de normaj gramatikoj impresas fidinde solide, sed estas ankaŭ impone longaj, nedigesteblaj. Tamen io devas okazi. Prefere agi ol rezigni. Eble ni respektu la meritojn kaj tradiciojn de la Zamenhofa lingvo, kiu kiel internacia lingvo restu plejeble unueca. Kaj certe ni instruantoj provu ĝisdatigi niajn sciojn. Lastatempe Petro Desmet reeldonis la nepran Fundamento de Esperanto kun la vortaro de KABE. Kompreneble parte nemoderna: troviĝas pluraj arkaismoj, el kiuj li signas kelkajn. El mia korekto-kolekto, ĉefe sed ne ekskluzive de la duonjaro ekde julio 2021 nur por la revuo Esperanto, jen kelkaj el la doloraj amuzpunktoj. 1. SPACO: Ĉu vor-tdivido gravas? Tamen vi tuj korektus Sudo-rienta Azio. 2. KURSIVO: La revuo Esperanto. (Titoloj de libroj, gazetoj) 3. VORTORDO: Kelkaj maljunuloj ankaŭ aperas. Tion mi ne diris, sed vi. Li ne estas videbla ankoraŭ (la predikato magnete altiras adverbojn, tronacilingve.) La tri unuaj ricevas premion. Vidi la vizaĝon de unu alia. En septembro 11. Ĉiuj ni en tuta nia grupo lernigetu! 4. INTERPUNKCIO: Okazis diskuto pri la financa situacio kaj koncertoj, ktp. Venis s-ro P, la urbestro kaj lia edzino. (Kiom estas indikitaj?). Kiu scias kiuj venos kaj povas kontribui? Ĉi-tiu Esperanto kongreso. Humboldt Universitato. 50.000; 6a. 5. LITEROJ: Swahila. Tagmese. Tio estas nature. Mi estas bone. Departamento. Prenu akvamelonon. Ĉeha arĥitekto. 5a. USKLADO: instruisto de Mezlernejo. La komitato. 6. -N: (AL-direkto, senprepozicia objekto aŭ adjekto): Kiun oni omaĝas? Mi vizitis tri klubojn: la klubo L de R…. La premio sumas 600 EUR libere uzeblaj en la Libroservo. La Kongreso havos tradiciajn erojn kiel la Someran Universitaton. Ili eliris la domon. En ĵaŭdo la 22-an de decembro. La sekretario petas al ili transdoni rimarkojn. 7. -J: Lingvoekonomio kontraŭ naciismoj: Ili riskis siajn vivojn. Ni jam nun estas planata por gufujo. 7a. VERBOFORMOJ: Ĉu eblis ke mi estis malsana? Estis bele, ke jam ĉiuj ĉeestas. Helpu, ke ni venos akurate. Se vi venos, ni eble venkus. Post legigi IPR 22/227
— paĝo 28 de la PDF —
al ili tekstojn, mi diskutigis prie. Ekzistas raportoj de ĉeestantoj en antaŭaj kunvenoj. Kolektiĝis gvidantoj en la konferenco, okazinta en Glasgovo. La temoj traktitaj kovris plurajn fakojn. La registraĵoj povas esti modifitaj forpreninte la fuŝajn partojn. 7b. IGI/IĜI: Sen mildigo, vualigo aŭ kompato. La programo interesigas junulojn. Engaĝiga maniero instrui. Ni bezonas restrukturiĝon de la asocio. Ĉu ni finiĝis? 8. LA (=tiu, nia, jam menciita/konata): En havenurbo K. De 13-a jarcento. La kongreso havas tradiciajn erojn sed ankaŭ la diferencajn. Aŭspiciata de la Universala Esperanto-Asocio. 9. PRONOMOJ: Fontoj kies plejmulto troviĝas en privata posedo. Adaptiĝu al la virtuala mondo por utiligi ties avantaĝojn. La asocio servu ties membrojn. Ili donis mian identigilon. Infanoj por kiuj ni aranĝas kotizojn kaj ni ankaŭ instruas al ili Esperanton. 10. PREPOZICIOJ: Temas pri kiel alfronti la klimatŝanĝiĝon. Kompare al la pratempo, ni vivas komforte. Ni ne havas malpli membrojn. Premio da mil eŭroj. Kio nin eĉ pli da malĝoje trafas, ke landa asocio perdas la orientiĝon. Urbo norde de nia lando. Elekti kiun de la programeroj sekvi. Flanke de la estraro. Ŝtonoj kolektitaj far esperantistoj. Bazita je la temo de la disertacio. Efiko je la maniero. Fokuso je naciaj esperantistoj. Oni pagas po persono nur 185 eurojn. La manifestacio iris trans la stratoj. 11. AFIKSOJ: Aspektoj valorindaj. Ĉu tio havas plivalorecon? 12. KORELATIVOJ: tie kaj alie. Ne tuŝu alies rajtojn. 13. VORTFARADO: kunmetado: vd vortordo. La 25-a jubileo. Distraj programoj. La enloĝantoj. Enkadre de. Flanke de. 14. SUBJEKTO: Mi foriris, ĉar komprenis ke urĝas. Ni helpos, kiam komprenos la instrukciojn. 15. KONJUNKCIOJ/SUBJUNKCIOJ: Ambaŭ mi kaj miaj gefratoj. Kvankam li urĝis sin, sed la tempo pasis pli rapide. Venu se vi estos preta. 16. NACIISMOJ kaj aliaj devioj: (parte dualingvaj anglismoj): Premio adekvata al Oskar-premio; grupo kiun mi konis dum ekskurso. Lia konferenco temis pri personaj spertoj. Esperanton li lernis de la parencoj. Post kaftrinko sekvis vizio de la apuda oficejo. Sekve ni reveturis. Kiu ebligis vin tiel ĝeni? Ni ekzercu lingvojn. Ni ofertas senpagan kurson. Necesas sin konduti kaj kontroli. Enspezoj korespondu kun laboro. 17. PERSONA NOMO: Ahmad diris… 18. STILO: Nia lando prosperas kaj ankaŭ najbaraj landoj. Ankaŭ la naturo printempas. IPR 22/228
— paĝo 29 de la PDF —
19. SENINTENCA ŜERCO: Estas multe pli amuze paropreni en la reta evento. La aŭtobuso kondukis nin tra ĉarmaj vilaĝoj, belegaj pejzaĝoj kaj akvofaloj. KOREKTOJ 1. Ĉu vortdivido gravas? Tamen vi tuj korektus: Sud-orienta Azio. 2. La revuo Esperanto. 3. Aperas ankaŭ kelkaj maljunuloj. Tion diris ne mi, sed vi. Li ankoraŭ ne estas videbla. La unuaj tri ricevas premion. Vidi la vizaĝon unu de (la) alia. En la 11-a de septembro (11 septembro). Ni ĉiuj en nia tuta grupo lernetigu. 4. Okazis diskuto pri la financa situacio, kaj koncerto ktp (ne diskuto pri koncerto). Venis s-ro P., la urbestro, kaj lia edzino (se duope). Kiu scias(,) kiuj venos, kaj povas kontribui (mem)? Ĉi tiu (nepre sen streketo) Esperanto-kongreso. La Humboldt-Universitato. 50 000; 6-a. 5. La svahila (laŭ Nino Vessella: sŭahila kun supersigno). Tagmeze. Tio estas natura (Estas nature.). Mi fartas bone. (Al mi estas bone.) Departemento. Prenu akvomelonon. Ĉeĥa arkitekto. 5a. Instruisto de mezlernejo. La Komitato. 6. Al kiu oni omaĝas? Mi vizitis tri klubojn: la klubon L. de R…. La premio sumas 600 EUR, libere uzeblajn en la Libroservo. La kongreso havas tradiciajn erojn kiel la Somera Universitato (kiel= ekzemple, ne „estiel”). Ili iris el la domo (forlasis la domon). En ĵaŭdo la dudek-dua de decembro. La sekretario petis ilin transdoni (al li) rimark(ig)ojn. 7. Ili riskis sian vivon. Ni jam nun estas planantaj gufujon (Pluralo de modesteco= pluralo.) 7a. Ĉu eblis ke mi estas malsana? (ne validas la rekta parolo ĉe „okaz(ig)i”). Estis bele (=okazis, ankaŭ ĉe „taksa opinio”), ke jam ĉiuj ĉeestis. Helpu ke ni venu akurate. Se vi venos, ni eble venkos. Post tio (aŭ: Post ol) legigi… Ekzistas raportoj de ĉeestintoj… Kolektiĝis gvidantoj (gvidontoj) en la konferenco, kiu okazis (tiam) en Glasgovo. La temoj traktataj (ne post trakto) kovris plurajn fakojn. La registraĵoj povas esti modifitaj post forpreno de la fuŝaj partoj. Aŭ: Oni povas modifi la registraĵojn forprenante… 7b. Sen vualado. La programo interesas junulojn. Engaĝ(ant)a maniero instrui (partopreniga maniero). Rekonstruadon de la asocio. Ĉu finiĝis nia programo/ Ĉu ni finis? 8. En la havenurbo K. De la 13-a jarcento. La kongreso havis … ankaŭ diferencajn (aliajn, nekutimajn) erojn. (ne jam detalitajn, do nekonatajn: sen LA). Aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio. IPR 22/229
— paĝo 30 de la PDF —
9. Fontoj, el kiuj plejmulto… al la virtuala mondo, por utiligi ĝiajn avantaĝojn. Nia asocio servu siajn membrojn (al siaj membroj). Oni donis mian identigilon. Infanoj por kiuj ni aranĝas kotizon kaj al kiuj ni ankaŭ instruas Esperanton. 10. Temas pri tio kiel alfronti/ pri la maniero alfronti… Kompare kun la pratempo… Ni ne havas malpliajn (malpli multajn) membrojn (malpli da membroj). Premio de mil eŭroj. Eĉ pli malĝojigas nin, ke … Urbo norde en la lando. Elekti kiun el la programeroj sekvi. Fare (deflanke) de la estraro… Kolektitaj de esperantistoj. Bazita sur… Efiko sur la maniero… Fokuso sur naciaj esperantistoj. (JE estu uzata nur se ne ekzistas ĝustasenca prepozicio.) Oni pagas nur po 185 eŭrojn (por persono). La manifestacio iris tra la stratoj. 11. Aspektoj aprezindaj (valoraj). Ĉu tio havas pli(an )valoron? 12. Tie kaj aliloke. Ne tuŝu aliulajn rajtojn/ la rajtojn de aliaj. 13. La 25-jara jubileo. Distraj programeroj. La loĝantoj. Kadre de. Fare de (deflanke de: flanke de signifas i.a. „apud”) 14. Mi foriris, ĉar mi komprenis… Ni helpos, kiam (fine)(aŭ: se) ni komprenos la instrukciojn. 15. Kaj mi kaj miaj gefratoj. Kvankam li urĝis sin, tamen („sed” estas uzebla nur en egalnivelaj propozicioj, ne ĉefpropozicie post kvankam). Venu, kiam… 16. Egalvalora (ekvivalenta) al (kun, kiel) la Oskar-premio. Grupo, kiun mi ekkonis… Lia prelego temis pri… Esperanton li lernis de la gepatroj. Sekvis vizito (trarigardado?) de la oficejo. Poste (sekvis, ke ni… „Sekve” normale signifas „Tial”, do ne plaĉis la oficejo.) Kiu ebligis al vi tiel ĝeni? (persono ne „eblas”, nur ago: „vin” fariĝus objekto de ĝeni.) Ni ekzercu nin pri lingvoj (eblas ekzerci, trejni nur personon). Ni proponas senpagan kurson (oferti nur por komerci). Necesas bone konduti kaj sin regi. Enspezoj repondu al laboro. 17. „En oficialaj rilatoj” implicas iom formalan aliron de tekstoj. S-ro Ahmad Mamduhi. 18. Krome la naturo… (utilas variigi la stilon: ekzemple, ne sepfoje sinsekve uzi „okaz-”) 19. Partopreni. … kaj preter akvofaloj (la zeŭgmo efikas ridige: bona fino.)
IPR 22/230
— paĝo 31 de la PDF —
Pri „Hodler en Mostar”2 (intervjuo de Alessandra Madella kun Spomenka Štimec) Spomenka Štimec estas elstara Esperant-lingva verkistino el Kroatio. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponis simbolan tutmondan legadon de ŝia libro Hodler en Mostar (2006) por celebri la Tagon de la Esperanto-Libro (ali-nome: Zamenhofan Tagon) en 2021. SŠ: Spomenka Štimec AM: Alessandra Madella AM: ILEI proponis vian libron Hodler en Mostar (2006) por la Tago de la Esperanto-Libro 2021. Kion vi povas diri al ni pri ĝi? SŠ: Oni diras, ke Esperanto ne havas kulturon. Malĝuste! Nia kulturo estas impona. Nia tegmenta asocio UEA naskiĝis en 1908 en tre kultura loko. La ideo pri ĝi ĝermis en la hejmo kaj ateliero de tre fama svisa pentristo, Ferdinand Hodler. Lia filo Hector estis la kunfondinto de nia tegmenta asocio. Kiam mi aŭdas, ke ni estas senkulturuloj, mi respondas: Mi ne dirus tion. Ni eĉ heredis la pentriston Ferdinand Hodler pere de Hector. Testamente Hector lasis sian heredaĵon duone al sia edzino Emilie, kun kiu li edziĝis en 1917, unu jaron antaŭ la morto, kaj al sia ido Universala Esperanto-Asocio. Malrekte, per Hector, ni ricevis la monon kiu apartenis al Ferdinand. AM: Kiel vi havis la ideon verki la romanon? SŠ: Mi ĉiam volis spekti la pentraĵojn de Hodler en Svislando. Kaj iutage mi legis en ĵurnalo, ke Hodler gastas en Zagrebo! Mi iris al la ekspoziciejo kaj komprenis, ke tio ne estas Ferdinand Hodler el Svislando sed el Sarajevo! Mi komprenis, ke miaj najbaroj en Bosnio havas mirindan rakonton pri la 2
Fonto: Ĉina Radio Internacia (2022-01-04), http://esperanto.cri.cn/recomended2/3842/20220104/726255.html
IPR 22/231
— paĝo 32 de la PDF —
patro de Hector Hodler en sia galerio. Kaj mi opinias, ke la esperantistaro meritas koni tion plian, kion ni havas. AM: Kiel vi esploradis por la romano? SŠ: Mi staris en tiu zagreba ekspoziciejo kaj gapis al la pentraĵo nomata „Tajloristino” aŭ „Augustine” kaj komprenis, ke mi vidas la unuan „portreton” de Hector Hodler, ĉar tiu tajloristino estis graveda. Mi kontrolis en kiu jaro ĝi estis desegnita: en 1887, kiam naskiĝis Hector. Mi komprenis, ke mi devas aĉeti ĉiujn eldonaĵojn pri Hodler el Sarajevo kaj Ljubljana (kie la ekspozicio iam gastis), por kolekti informojn. Krome, kiam mankis informoj, mi enŝaltis mian fantazion. AM: Kiun lokon havas tiu libro en via verkaro? SŠ: Gravan. Dankon ke vi metis ĝin kiel legaĵon por la Zamenhofa Tago 2021! AM: Kial vi decidis verki tiun ĉi libron kaj la plejmulton de viaj libroj rekte en Esperanto? SŠ: La kroata lingvo havas multajn verkistojn. La Esperanta ne tiom. Mi helpu al tiu, kiu estas malpli forta. Kaj kiun mi multe amas. Mi ŝatas ankaŭ la kroatan, kompreneble. Mi verkis ankaŭ en ĝi. AM: Ĉu vi verkis aliajn librojn, kiuj iel priparolas la historian fonon de Esperanto? SŠ: Jes. Ombro sur interna pejzaĝo estas romano pri Esperantaj amoj kaj disiĝoj. AM: Kiuj el viaj libroj estis tradukitaj al aliaj lingvoj ĝis nun? Ĉu estas ĉinaj tradukoj? SŠ: Kroata milita noktolibro havas 8 eldonojn en tiom da lingvoj. Ombro sur interna pejzaĝo estas italigita el la esperanta eldono. Tilla aperis en la japana kaj korea. Ĉinigitaj kaj publikigita ĉe la Universitato de Harbin estas miaj vojaĝimpresoj el Japanio, Nesenditaj leteroj el Japanio. Oni informis min, ke tiu verketo estis helpliteraturo por ĉinaj studentoj, kiuj studis la japanan. IPR 22/232
— paĝo 33 de la PDF —
Ĉina esperantistino, Harpina, en 2021 publikigis en Interna Mongolio mian instruilon laŭ la Zagreba metodo Esperanto ne estas nur lingvo. Krome. mi inspiriĝis pri la japana ĵurnalistino Hasegawa Teru, kiu edziniĝis al ĉina esperantisto, fuĝis kaŝe el Japanio al Ĉinio, alvenis… (komprenis ke li jam havas edzinon tie), komprenis ke la japana armeo invadas Ĉinion, ricevis ordonon reveni hejmen kun aliaj japaninoj… sed ŝi decidis resti kaj lukti kontraŭ la japana armeo. Mi verkis teatraĵon por la pekina UK Virino kiu flustris en uragano. Tre interese estis, ke la afiŝo de tiu teatraĵo ricevis la premion „Cent plej belaj afiŝoj de la mondo” kaj estis ekspoziciita en Parizo ĉe UNESKO en 1987. AM: Via verko estas ankaŭ prezentita ekster Esperantujo en la germanlingva libro Die Bienen und das Unsichtbare (La abeloj kaj la nevideblo, 2020) de la aŭstra verkisto Clemens Johann Setz… SŠ: Clemens Johann Setz estas tre estiminda nuntempa aŭstra verkisto. Kvankam li ne estas esperantisto, li decidis dediĉi sian romanon al la fenomeno de planlingvoj. Li lernis Volapukon por kompreni, kio ĝi estas. Li lernis Esperanton. Li komprenis, ke tiu Esperanto havas indan literaturon, kaj sur cento da paĝoj li priskribis kio estas la Esperanta literaturo, por la nesciaj germanaj legantoj. Tiu lia libro ricevis la plej prestiĝan germanan premion en julio 2021 „Georg-Buechner-Preis”. Li verkis pri Vasilij Eroŝenko, la rakonto pri li gvidas tra la tuta historio de la Esperanta literaturo sur cento da paĝoj. Kaj ene de ĝi sur deko da paĝoj li analizas mian kontribuon al la Esperanta literaturo, kun admiro, kiel li subskribis. La libro devus baldaŭ aperi ĉe Mondial en Esperanto. *** Noto de IPR: vi povas spekti filmeton de Mirejo Grosjean pri tiu temo kun titolo Mirejo pri “Hodler en Mostar” ĉe https://youtu.be/g7rPHvygR8k.
IPR 22/233
— paĝo 34 de la PDF —
LA 55-a ILEI-KONGRESO: de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2022 KONGRESA TEMO:
Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado En 2022 la Kongreso okazos denove ankaŭ en ĉeesta medio en la belega Universitato Laval, en Kebekurbo, de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2022: temas pri la 55-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kies ĉeftemo estas: „Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado”. Ĉar la Kongreso okazas en oficiale du-, sed fakte plurlingva lando, la ĉeftemo certe vekos la intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de profesiuloj pri instruado de alilandaj lingvoj, universitataj esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj la ĝenerala publiko, kiuj sindediĉas al tiu temo, ĉu profesie, ĉu ne.
Ni atendas vian aliĝon kaj viajn kontribuojn por la kongresa temo, prelegoj, lingva festivalo, internacia vespero ktp. En la aliĝilo vi povas mencii viajn kontribuojn kaj anonci ilin al ilei.kongresoj@gmail.com. IPR 22/234
— paĝo 35 de la PDF —
La limdato por sendo de la proponoj estas la 31-a de majo 2022, por ke ili estu enmetitaj en la provizoran programon. Por ĉiu kontribuaĵo bonvolu sciigi al ni: – la titolon de la prelego – la nomon de la preleganto – la daŭron de la prelego – ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete – 2-linian priskribon de la kontribuaĵo – 2-linian biografieton de la kontribuanto Kiel kutime, vi povos ankaŭ ĝui ekskursojn, lingvan festivalon, indiĝenajn spektaklojn ktp. La aliĝilo troveblas en 2022.kongreso.org. La mendilo de loĝado kaj ekskursoj estos en la sama supre menciita ttt-paĝo. Laura BRAZZABENI, ILEI-estrarano pri kongresoj
Alvoko al ILEI-Simpozio (Kebekurbo, 04-05 aŭg. 2022) ILEI-kongresa simpozio: „Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado”. En la espereble unua postpandemia jaro de la nuna jardeko okazos en Kebekurbo, de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2022, la 55-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kies ĉeftemo estos: „Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado”. Celante altiri tiujn, kies dialogo kun tiu kongresa temo estas pli profunda, ILEI rezervos la du lastajn labortagojn de sia kongreso por okazigo de ties jam tradicia ILEI-Simpozio. Ĝi okazos la 4-an kaj 5-an de aŭgusto 2022 kaj estos malferma por (ne)esperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ebligante ilian debaton pri temoj de komuna intereso, observataj el diversaj vidpunktoj. La laborlingvoj estos laŭvice Esperanto, la franca kaj la angla. Celante diversaspektan traktadon de la simpozia ĉeftemo, oni komprenas ke ĝi inkluzivas, sed ne limiĝas al la jenaj subtemoj: Didaktikoj por instruado de lingvo al diverslingva lernantaro Uzado de interretaj teknologioj por instruado de Esperanto Esperanto en la kultura mozaiko de Kebekio kaj de Kanado Uzado de Esperanto por interŝanĝo de kulturaj valoroj IPR 22/235
— paĝo 36 de la PDF —
Pedagogiaj valoroj de Esperanto-kulturo Kontaktoj inter kulturoj: harmonio kaj pliriĉiĝo Tradukado kiel didaktika ilo por instruado de lingvoj Interkultura lernado kaj edukado per Esperanto Kulturaj temoj kaj instrumaterialoj en lingvolernado Specifaĵoj kaj postuloj de plurlingva edukado Lingvaj rajtoj kaj edukado Interkultura komunikado en plurlingvaj edukmedioj Indiĝenaj kaj minoritataj lingvoj en edukado Se vi deziras prelegi pri tiu ĉi temaro aŭ pri io alia koncernanta la kongresan temon, ni tre kore invitas vin sinanonci per sendo de retmesaĝoj al ilei.kongresoj@gmail.com, kopie al magisterpita@gmail.com. Post via sinanonco, bv. sendi vian prelegproponon al la supre menciitaj retpoŝtadresoj. La limdato por sendo de la prelegpropono estas la 31-a de majo 2022. Bonvole en via propono enestu: Via prelegtitolo Via plena nomo kaj via institucio (ILEI, AIS, Universitato de… aŭ simile) Resumo: bonvolu uzi inter 100 kaj 200 vortojn. Ŝlosilvortoj: (3-5 ŝlosilvortoj) elektu la vortojn/esprimojn, kiuj plej trafe indikas al leganto kiujn fakojn kaj faktojn via prelego pritraktos. Aŭtoro: por prezenti vin kiel aŭtoron bonvolu uzi maksimume 150 vortojn. Via preskvalita foto estu aldonita en aparta dosiero. Viaj prelegoj devas esti originalaj, ne publikigitaj nek planataj por publikigo aliloke. Surbaze de viaj kontribuoj ni redaktos provizoran programon, kiun ni sendos al vi, kaj vi estos petataj sendi kompletan tekston de via prelego ĝis la 30-a de septembro 2022. Viaj prelegresumoj estos publikigitaj en la Kongresa Libro kaj plenaj prelegtekstoj en Simpoziaj Aktoj. Por via prelego vi disponos pri 20 minutoj, kun 10 minutoj por diskuto. La preleglingvo estos Esperanto, la franca aŭ angla (ĉi-okaze kun paralela prezento en Esperanto). Ĉiuj aliĝintoj de la kongreso aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen apartaj aliĝilo kaj kotizo. Tiuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio, kiel preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, povas uzi la saman kongresan aliĝilon (baldaŭ diskonigota) kaj pagi la nur-simpozian kotizon. Bonvenon! Fernando PITA (je la nomo de la organiza komitato) IPR 22/236
— paĝo 37 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits (la dua membro elektota). Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny, Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj
IPR 22/237
— paĝo 38 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en Blandoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por la C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aprilo 2022, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de aŭgusto 2022.
IPR 22/238
— paĝo 39 de la PDF —
Kelkaj REK-anoj (vd. la intervjuon kun Joel Muhire sur p. 14)
Esperantistoj en la Kroata Parlamento (vd. p. 25, foto: Hrvatski sabor) IPR 22/239
IPR 2022/3
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 52 – trimonata
2022/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Daniele Binaghi Duncan Charters Renato Corsetti Gian Carlo Fighiera Maximiliano Garcia Mireille Grosjean Zsófia Kóródy Aranka Laslo Stefan MacGill Luigia Oberrauch Madella Radojica Petroviĉ Ahmad Reza Mamduhi Paolo Scotti
Prof. Pennacchietti kaj “Lingva Higieno” en ILEI-Simpozio 2022
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) ………………………………………………… 3 Ahmad Reza MAMDUHI: VEKI-3: jam kutima kongresformo!………………… 4 Impresoj de kelkaj partoprenintoj de VEKI-3 (A. LASLO, L. OBERRAUCH, M. GARCIA, R. CORSETTI, M. GROSJEAN) …………………………………….. 21 Salutmesaĝo de UEA al la 55-a Kongreso de ILEI (Duncan CHARTERS) .. 23 Radojica PETROVIĆ: Realaj spertoj el virtualaj eventoj ……………………….. 25 Premio La Torre 2022 estis aljuĝita al Nitta Takamichi……………………….. 28 El la landoj kaj sekcioj (CN, DE, IT, RS) ………………………………………….. 30 AMO ĝis la jarfino (Stefan MACGILL) ………………………………………………. 35 Alvoko kaj aliĝilo por la 56-a Kongreso de ILEI en Italio ……………………. 37 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………….. 36, 39
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.
IPR 22/32
— paĝo 3 de la PDF —
Enkonduko
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: Prof. Pennacchietti prelegis pri “Lingva Higieno” en ILEISimpozio 2022 Sur la dorskovrilo: ekranfoto farita ĉe la fermo de VEKI-3 1
Karaj legantoj, Plimulto de tiu ĉi numero de IPR estas pri VEKI-3, – kiu refoje montris, ke precipe en nia diaspora mondo de Esperato „ju pli virtuale, des pli demokratie, inkluziveme, sendiskriminacie kaj vaste!” Dum VEKI-3 partoprenanto diris, ke li tre gajas, ke ankaŭ ĉijare ILEI-Kongreso okazas virtuale, ĉar se ne, li fakte ne povus partopreni en ĝi. – kies retpaĝo 1 – danke al inĝ. Hamzeh Shafiee, aktiva membro de IrLEI proksimigis nin pluan paŝon al la futura formo de niaj renkontiĝoj por pli efika sekvado kaj utiligado de prezentitaj programeroj, ĉar nun per simpla klako sur ĉiu preleg-titolo vi povas spekti ĝian kompletan registraĵon en la jutuba kanalo de UEA (UEAviva), ankaŭ kie la evento estis vive elsendata. Tie, krom la nomoj kaj biografietoj de la prelagantoj, vi povas legi ankaŭ priskribojn de iliaj prelegoj. Espereble baldaŭ sub ĉiu prelego oni povos skribi siajn komentojn kaj demandojn, kie la prelegintoj povos reagi, kaj sekve de ĉio ĉi, probable ni praktike pli utiligos la prelegenhavojn por realigi multon bonan efeltive. Ekz., mi antaŭvidas gigantan influon de la prelego de prof. Fabrizio Pennacchietti, la ĉefpreleganto de ILEI-Simpozio, pri „Lingva Higieno” kaj Esperanto, se ni bone disvastigu ĝian esencon kreante novan diskurson, kiu multege helpos al plialtigo de la prestiĝo de nia lingvo. Ahmad Reza MAMDUHI
Vidu ĉe: https://www.espero.ir/eo/veki-3/
IPR 22/33
— paĝo 4 de la PDF —
VEKI-3: jam kutima kongresformo! 23-30 julio 2022, tutmonde 55 prelegoj fare de 48 prelegantoj dum 8 tagoj! Raportartikolo de Ahmad Reza MAMDUHI La 55-a ILEI-Kongreso okazis tute virtuale kun la titolo „la 3-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI” (VEKI-3). Tio estis la tria sinsekva fojo, ke anstataŭ la kutimaj ĉeestaj Kongresoj de ILEI, ni povis ĝui grandiozan virtualan kunvenon el niaj propra domo, laborejo aŭ … aŭto. Kvankam ĉiuj ni bone konscias pri ege pozitivaj ecoj de ĉeestaj kaj tradiciaj kongresoj, tamen laŭ tio, kion esprimis kelkaj partoprenantoj de VEKI-3, multaj bonvenigis la virtualiĝon de la Kongreso, ĉar alikaze ili fakte ne povus ĉeesti kaj ĝui la ŝatatan kunvenon diverskiale.
Ĉeftemo de VEKI-3 Malgraŭ la virtualiĝo de la 55-a Kongreso de ILEI, kiu okazintus en Kebekio, Kanado, ĝia ĉeftemo restis la sama, t.e.: „Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado”, ĉar kiel sciate la temo ne nur validas pri la dulingva medio de Kebekio, sed – kiel pruviĝis dum VEKI-3 – validas kaj interesas multajn en tute diversaj partoj de la mondo. Rilate al la ĉeftemo de VEKI-3, prelegis i.a. Trevor Steele (granda verkisto kaj instruisto de Esperanto) sub titolo: Eduki denaskulon; d-ino Laura Brazzabeni (ILEI-estrarano pri kongresoj) kun titolo: Dulingva edukado kaj enmigrado; kaj prof. Amri Wandel (UEA-estrarano pri scienca kaj faka agado, meza oriento kaj norda afriko) pri la temo: Denaska multlingva edukado.
Retejoj de VEKI-3 Por organizado, informado kaj okazigado de VEKI-3, ĉefe funkciis 3 retejoj: unue la jama kaj fama retejo de ILEI (ilei.info), kiu krom informado pri la virtualiĝo de la 55-a ILEI-Kongreso, donis ligilojn al du aliaj retejoj, unu por senpaga kaj tuja aliĝo al VEKI-3, la alia por vidi la ampleksan programon de la evento (https://www.espero.ir/eo/veki-3/), kiu entenis 33 prelegojn fare de 33 prelegantoj, 8 diskutrondojn kaj 6 koncertojn. Tiu ĉi retejo, kiun kreis kaj prizorgis inĝ. Hamzeh Shafiee, aktiva membro de IrLEI (irana sekcio de ILEI), krom la nomo kaj titolo de ĉiu prelego, disponigis koncizajn biografiojn de la prelegantoj kune kun priskriboj de la prelegoj, nun havas IPR 22/34
— paĝo 5 de la PDF —
ankaŭ ligilojn al la registraĵoj de plej multaj programeroj de VEKI-3, kiuj vive elsendiĝis ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA (youtube.com/UEAviva). Ĉar temis pri tutmoda evento, la horoj estis menciitaj nur laŭ la Universala Tempo Kunordigita (UTK/angle: UTC) kaj tra Esperantlingva retejo (https://time.is/eo/UTC) oni povis/as vidi ĉiumomente la horon laŭ tio.
La Malferma Tago Komence de la Malfermo de VEKI-3 (sabaton, la 23-an de julio), salutmesaĝis la eventon profesoroj Humphrey Tonkin, eksprezidanto de UEA kaj TEJO, kaj honora prezidanto de UEA, kaj Duncan Charters, la prezidanto de UEA. La mesaĝon de Tonkin voĉlegis d-rino Alessandra Madella, vicprezidanto de ILEI. Jen la teksto de la mesaĝo: „Kvankam mi normale akceptus vian inviton prelegi en VEKI-
3 aŭ la Simpozio, mi tamen devas malakcepti pro la amaso da nefinitaj taskoj, kiuj momente sieĝas min. Aldoni ankoraŭ unu devon al tiu listo estus ja senrespondece. Mi tamen deziras al ambaŭ aranĝoj grandan sukceson. Mi deziras al VEKI-3 ĉian sukceson kaj ĝojas pri la entuziasma kaj multflanka agado de ILEI en lastaj jaroj. Estas tre bedaŭrinde, ke ILEI ne povos kongresi fizike ĉi-jare – post tiom da energio kaj imagopovo de la eksa kaj nuna prezidantoj de ILEI kaj de la lokaj organizantoj. Sed mi ne dubas, ke la diversflankaj interrilatoj de la membroj de ILEI produktos pozitivajn rezultojn.
Prof. Charters dum sia 9-minuta videa salutmesaĝo, kies kompletan tekston vi trovas aliloke en tiu ĉi numero de IPR, diris i.a.: „Kiel evidentiĝis en la ĉi-monata forumo organizita de niaj reprezentantoj kiel flankevento okaze de konferenco de Unuiĝintaj Nacioj, urĝas sendiskriminacia edukado de infanoj ne nur en unu aŭ du oficialaj lingvoj de ilia nacio, kiuj povas esti tute fremdaj al la ĉiutaga hejmlingva uzado, sed en iliaj indiĝenaj lingvoj kun aliro al aliaj lingvoj gravaj por progreso en la socio. Esperanto povas esti utila lingvokonsciiga kaj kulturvastiga instrumento por faciligi la edukajn celojn de nediskriminacia lingvolernado por infanoj de ĉiuj etnaj grupoj kaj sociaj tavoloj.”
Poste salutmesaĝe parolis vive Albert Stalin Garrido, vicprezidanto de TEJO; Laura Brazzabeni, estrarano de ILEI pri kongresoj; kaj Ahmad Mamduhi, ILEI-prezidanto. Post li, tri aliaj tiumomente ĉeestantaj estraranoj IPR 22/35
— paĝo 6 de la PDF —
de ILEI salutmesaĝis la kunvenon: d-ino Alessandra Madella, vicprezidanto de ILEI, Marija Jerković, estrarano pri lerneja kaj landa agadoj, kaj Radojica Petrović, estrarano pri eduk-projektoj, universitata agado kaj instrukapabligado. Fine de la Malfermo, Suzanne Roy (Kebekio), kiu estintus la ĉefrolulino kaj respondeculo por la ĉeesta okazigado de nia Kongreso en Kebekurbo, parolis kelkminute pri la urbo, kies viziton ni perdis pro la virtualiĝo de la evento. Poste ŝi montris tre allogan 5-minutan filmon pri la urbo. En siaj paroloj ŝi diris i.a., ke la origino de la urbo-nomo estas de loka indiĝena lingvo signifanta „mallarĝiĝo”n (de riverego) ĉe ĝi.
Diskutrondoj de VEKI-3 Ĉiam diskutrondoj estas inter la plej allogaj kaj enplektaj programeroj, kiuj bone engaĝas ankaŭ la ĉeestantojn. Por estigi kaj utiligi tian etoson, okazis diversaj diskutrondoj dum VEKI-3. Eĉ al la unua tago de la evento ne mankis ili, jen interesa diskuttemo, kiu vigligis la komencan tagon de la kongreso: – Tri-latera kunlaborado: UEA, TEJO kaj ILEI La unuan diskutrondon titolite „UEA-TEJO-ILEI” okazigis la prezidantoj de UEA kaj ILEI kun la vicprezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, kiu ankaŭ estas la observanto de TEJO ĉe ILEI. En la diskutrondo ili aludis i.a. al unua tri-flanka kunsido en la 31-a de majo 2022, kiun ili havis kune por interkonsenti pri pli multa kunlaborado kaj probablaj komunaj projektoj, planoj kaj agadoj ĉu rilate al siaj ĉiujaraj kongresoj, ĉu pri siaj organoj kaj aliaj eldonaĵoj, ĉu pri interprezentadoj de siaj organizoj kaj celoj por varbi pli da membroj unu por la aliaj. Kaj jen la listo kaj koncizaj priskriboj de aliaj diskutrondoj, kiuj okazis dum VEKI-3: – Kiel allogi novajn, junajn instruistojn al ILEI? fare de Didier Janot, inĝeniero pri informadiko kaj telekomunikado, ankaŭ laborinta kiel merkatikisto, Esperanto-aktivulo en Parizo, Francio. Lia diskutrondo okazis plurfoje dum diversaj tagoj kaj horoj, ĉar temis pri laŭvorte vivograva temo por ILEI (kaj fakte por la tuta movado) kaj bezonis ĉeestantajn partoprenantojn el ĉiuj hor-zonoj de la mondo. – UNESKO fare de Alessandra Madella, Mireille Grosjean, Max Garcia, Didier Janot, Renée Triolle, Monique Arnaud kaj François Lo Jacomo, ĉiuj IPR 22/36
— paĝo 7 de la PDF —
konataj vizaĝoj en Esperantujo kaj aktivaj ankaŭ pri Esperanto ĉe UNESKO. Ili kune diskutis kaj diskutigis la ĉeestantaron pri la pasinteco, nuntempo kaj estonto de la rilatoj inter ILEI kaj UNESKO danke al siaj jam riĉaj spertoj kaj kontribuoj ĉi-terene. – 30 oraj horoj: Instruado en lernejoj, la 30 horoj kaj adaptigo aliloke fare de Bruĉjo Kasini, Laura Brazzabeni kaj Alessandra Madella. La projekto „30 ore d’oro” (30 oraj horoj, www.30oredoro.it) preskaŭ tuj ricevis petojn pri kopiado kaj adaptado kaj de aliaj italaj regionoj kaj de aliaj ŝtatoj. Ĝiaj verkintoj tute favore opinias pri la fakto, ke la kurso estu distribuata en aliaj mondopartoj, egala aŭ, laŭbezone, adaptata surbaze de la lokaj cirkonstancoj. La diskuto centriĝis je la diversaj bezonoj en unuopaj aliaj mondopartoj por ĝin apliki kaj ĝin oportune adapti. La kreintoj de la projekto volonte respondis al la priaj demandoj. – ILEI-sekcioj fare de prof. Renato Corsetti kaj Marija Jerković. Corsetti estas „Veterana esperantisto provanta transdoni al junaj esperantistoj la instigon ŝanĝi la mondon.” Nun li ĉefe instruas Esperanton rete por diverskontinentaj lernantoj kadre de ILEI/IrEA-projekto Esperanto-kursaro Tibor Sekelj (EtoSo: https://www.espero.ir/eo/kursaro/). Jerković estas ILEIestrarano pri Lerneja kaj landa agadoj. Ili kune jam de monatoj laboras por pliaktivigi la Sekciojn de ILEI tra la mondo kaj ĝiseble plimultigi ilian nombron. Laŭ ili: „Ĉar la landaj sekcioj estas la plej gravaj labor-organoj de ILEI, se ili ne funkcias, ILEI estas malplena skatolo. Ni ekzamenos la staton de la ĉeestantaj Sekcioj kaj parolos pri tio, kiel la centra ILEI povas helpi siajn Sekciojn atingi siajn celojn.” – Estonteco de ILEI fare de Ahmad Mamduhi. En sia relative longa enkonduko al la diskuto, li gravigis la rolon de idealismo kaj revemo ĉu por la komenca kaj ĝisnunaj etapoj de evoluado kaj disvastigado de Esperanto kaj aliaj bonaj ideoj ekster Esperantujo, ĉu por la estonteco de ili. Laŭ li ideale la estonta ILEI tra siaj Sekcioj estos en proksima kaj fruktodona kontaktado kun naciaj institucioj kaj asocioj de instruistoj mondvaste kaj por prezenti al ili Esperanton kaj ĝiajn potencialojn por edukado, komunikado kaj paco, kaj por instrui al ili nian lingvon, kaj finafaze por varbi ilin al ILEI. Li antaŭbonvenigis tiajn rilatojn ankaŭ kun diversaj NRO-j pri IPR 22/37
— paĝo 8 de la PDF —
ekz-e paco, mediprotektado, batalo kontraŭ la tera varmiĝo, savado de pereantaj lingvoj k.s.. Sekvis divers-vidpunktaj diskutadoj pri la temo fare de ĉeestantoj. – Afriko fare de Mireille Grosjean, eksprezidanto de ILEI, kiu multe aktivis/as ankaŭ pri la „lulila kontintento de homo”. Laŭ ŝi, afrikanoj (multaj, ne ĉiuj) havas saĝtelefonojn kaj uzas Whatsapp-on. Ili povas paroli kun multaj homoj en la tuta mondo. Ŝia demando en la diskutrondo ĉefe temis pri tio, en kio la uzo de Esperanto superas tiajn internaciajn kontaktojn? – Duhora interkultura diskutado fare de Duncan Charters, Ilona Koutny kaj Ahmad Mamduhi. Ĉu esperantistiĝo faras nin interkulture kompetentaj homoj, aŭ nur pretigas nin por akiri tian vere gravan kompetenton precipe en la nuna ĉiam pli malgrandiĝanta mondo? Ili diskutis kaj diskutigis la ĉeestantojn pri tio kaj pri la rilataj subtemoj. Dum la duhora diskutrondo oni povis konatiĝi kun multaj ege interesaj ekzemploj pri iam ege delikataj sed same gravaj diferencoj en interpretado de diversaj agoj kaj paroloj – eĉ korpgestaj – eĉ inter esperantistoj el diversaj kulturaj fonoj.
Premio La Torre Kadre de VEKI-3 okazis ankaŭ ceremonio por la Premio La Torre 2022, kiu inkluzivis prelegon de prof. Renato Corsetti pri la karmemora prof. Mauro La Torre (1946-1910), kiu dum sia prezidanteco de ILEI, en la jaro 1998, lanĉis la interlernejan edukprojekton Interkulturo, celantan egalrajtan interkulturan edukadon. Pro tiu projekto, en 2000, li elektiĝis kiel la Esperantisto de la Jaro. Li estis membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino (AIS) kaj – ekde 2007 – de la Akademio de Esperanto. Dum la programero oni povis aŭskulti ankaŭ interesajn klarigojn de d-ino Alessandra Madella pri la Premio kaj parolojn de familianoj kaj amikoj de Mauro La Torre. La gajninto de la ĉi-jara eldono de la Premio estis s-ro Nitta Takamichi (1981-) el Japanio, kiu post la ceremonio prelegis enkondukante sian premiitan verkon. Li proponas novan metodon, per kiu pli efike realigeblas aktiva lernado de Esperanto. Dum sia interesa prelego li parolis pri la baza koncepto de la nova metodo kaj praktike montris, kiel gvidantoj de Esperanto-kursoj povas instrui laŭ la nova metodo. IPR 22/38
— paĝo 9 de la PDF —
Konsulta Komitat-kunsido Lunde, en la 25-a de julio, de la 12:00-14:00 UTC okazis Konsulta Komitatkunsido de ILEI ĉefe por ĝisdatigi la membronombrojn de diversaj landoj kaj regionoj, kiuj siavice difinas la nombron de la komitatanoj, kiujn ĉiu lando/regiono rajtas havi en ILEI. Oni decidis, ke post tio, kaj fakte post VEKI-3, okazu la kutima Komitat-kunsido de ILEI por pritrakti la bezonatajn temojn kaj fari la necesajn decidojn.
Aliaj prelegoj de VEKI-3 Dum VEKI-3 okazis 39 prelegoj fare de 33 prelegantoj. Krome, tri prelegoj okazis dum AMO-89 fare de 2 prelegantoj kaj 13 prelegoj prezentiĝis per 13 prelegantoj dum la Simpozio de ILEI. Do, entute temis pri enormaj nombroj de 55 prelegoj kaj 48 prelegantoj dum la tuta 8-taga evento! Jen provo por iomgrada klasifikado de nur la 39 prelegoj liveritaj dum la ĉifoja kongreso de ILEI, t.e. VEKI-3:
1- Prelegoj pri projektoj kaj organo de ILEI Krom prelego pro la projekto „30 oraj horoj”, pri kiu supre oni iom parolis, okazis jenaj prelegoj: IPR hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ fare de Jozefo Németh, hungara pedagogo naskiĝinta en 1960, kiu ekde 1995 okupiĝas pri la redaktado de Internacia Pedagogia Revuo, la organo de ILEI. Li parolis pri la antaŭaĵoj de la nuna IPR: ĝiaj diversaj epokoj kaj eldonantoj. Li prezentis la naskiĝon de la nuna serio parolante pri ĝiaj redaktoroj ekde 1970, kunlaborantoj (post 1995), presejoj, formato, redakcia labormetodo, funkcioj de la revuo, enhavo, estonteco kaj la retejo de la revuo. La kunlabora projekto VERDEN fare de Rodica Todor (Rumanio), emerita psikologo, membro de la rumana sekcio de ILEI, prezidantino de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), asocio kiu subskribis kunlaboran kontrakton kun ILEI, Vito Tornillo (Italio), sekretario de IFEF ekde 2010 kaj Ladislav Hakl (Ĉeĥio). Ili parolis pri la kadro de la projekto „VERDEN”, Erasmus+ kaj „edukado de plenkreskuloj” kaj tio, ke ĝia ŝlosila kampanjo estas „kunlaboro inter organizaĵoj kaj institucioj”. La ĉefa temo de la projekto estas „daŭripova IPR 22/39
— paĝo 10 de la PDF —
evoluo kaj transporto”, kio siavice estas ligita al pli ĝenerala temo pri klimatprotektado kaj daŭripoveco. Kunordigata de UEA, VERDEN okazas per kunlaboro de pluraj sekcioj de IFEF kaj Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI), faka sekcio de TEJO. Konsilas ĝin instruistoj de ILEI kaj kolegoj de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj).
2- Prelegoj pri instruado kaj novaj instruspertoj Krom diversaj diskutrondoj, dum kiuj oni pli aŭ malpli parolis aŭ aludis ankaŭ pri diversaj instru-metodoj kaj -spertoj, okazis jenaj pli specife rilataj prelegoj: E-Radiofonio inter la pioniroj de la publika lingvoinstruado fare de Barbara Pietrzak, la ĉefredaktoro de la Pola RetRadio en Esperanto. Dum sia prelego ŝi diris i.a., ke kiam en 1922 kreiĝis la unuaj E-radioelsendoj, el pluraj radiostacioj aŭdiĝis ankaŭ diversnivelaj E-kursoj. Apartan rolon ili plenumis por esperantistoj en izolitaj medioj sen E-kluboj kaj -grupoj. Kvankam E-kursoj ne plu aperas en la programoj de la E-elsendoj, tamen iliaj programoj daŭre plenumas la instruan kaj klerigan rolon. Esperanto-kursoj en nia universitato kaj jutubaj intervujoj fare de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, kiuj kune nuntempe gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en la Esperanto-eldonejo „Impeto” kaj … redaktas la revuon Esperanto. Dum sia komuna kaj vigla prelego ili parolis pri siaj spertoj dum instruado de Esperanto en universitato (RUDN), pri la evoluoj de la Esperanta eldonado, kadre de la eldonejo „Impeto”, novaj filmetoj ĉe jutubo, revuo Esperanto kaj pri aliaj aktivaĵoj en la E-mondo. La lerneja eksperimento de Helmut Sonnabend fare de François Lo Jacomo, emerita matematikisto kaj lingvisto, nun aktiva en Greziljono, Akademio de Esperanto, UEA, EDE, k.a., kiu estis dum dudeko da jaroj reprezentanto de ILEI ĉe Unesko kaj nun estas reprezentanto de UEA ĉe Unesko.
IPR 22/310
— paĝo 11 de la PDF —
Laŭ lia ege interesa kaj malkaŝa prelego, Helmut Sonnabend, prezidanto de ILEI, kiu en 1977 sukcesis partnerigi ILEI kun Unesko (C-kategorio), samtempe realigis eksperimenton, dum kiu 11-jaraj geknaboj el malsamlingvaj eŭropaj landoj lernintaj Esperanton dum du jaroj, kunvenis unu semajnon en la belga urbo Saint-Gérard por kune plentempe lerni ĉiun bazlernejan fakon nur en Esperanto. Kion oni instruu pri kulturo en klasoj de Esperanto? fare de prof. Duncan Charters, prezidanto de UEA. Dum sia alloga prelego, rilate al la „Monda kulturo” li multon klarigis ĉefe responde al la demando: kion lernantoj devus konscii pri la diversaj mondkulturoj kaj ilia kontribuo al la hodiaŭa vivo? Nia sperto organizi internacian lernejan retkunvenon en Esperanto fare de Emmanuel Desbrières, kiu naskiĝis en 1971 en Francio, kaj esperantistiĝis en 1992 en Dijono kaj reprezentis ILEI ĉe UNESKO en 2017. Li instruas geografion, historion, civitanan edukadon kaj eĉ iom pri Esperanto en liceo en Salins-les-Bains (Francio). Li provis ne prelegi sed prezenti sian sperton organizi retkunvenojn inter gelernantoj el diversaj landoj, fakte gelernantoj de Peter Grebc (Slovenio), Elena Nadikova (Rusio) kaj Joël Muhire (Kongo) kaj respondi al la demandoj de la ĉeestantoj. Virtualaj Esperanto-kursoj per Google Classroom: spertoj de brazila instruisto fare de Aristóphio Andrade Alves Filho, 63-jara brazilano, instruisto pri kemio kaj biologio kaj esperantisto de 1981. Li lernis la lingvon en la Universitato Federala de Cearao, UFC-Fortalezo. En 1990 li iĝis diplomita Cseh-instruisto en Hanabanilla, Kubo, kie okazis Cseh-seminario de IEI. Esperanton li instruas nuntempe nur virtuale pro la pandemio per Google Classroom kaj Google meet. Li estas ano de UEA, ILEI, BEL, BEJO kaj AAE (Alagoana Asocio de Esperanto). Kiel li klarigis dum sia inspira kaj instrua prelego: en 2020, pro la pandemio, la ŝtataj lernejoj ĉe li elektis la platformon „Google Classroom” kiel Virtualan Lernejan Medion kaj instruis al la geinstruistoj uzi ĝin kaj ankaŭ „Google meet” por la sinkrona instruado. IPR 22/311
— paĝo 12 de la PDF —
Tiun sperton li profitis por la instruado de Esperanto. De majo 2020 ĝis nun li gvidas virtualajn kursojn. Laŭ li kaj liaj spertoj, la platformo „Gugla Klasĉambro” estas tre taŭga por kursoj, ĉar tien oni povas alŝuti ĉiajn lernmaterialojn, kiuj restas je la dispono de la kursanoj kaj ili elektas la plej bonan horon por studi la lingvon kaj fari la hejmtaskojn. Mia fleksebla kaj kelklingva metodo de instruado fare de Reza Kheirkhah, irana esperantisto nun loĝanta en Tajvano, kiu universitate studis la anglan tradukadon. Kiam hazarde li renkontis Esperanton, li pensis, ke tio estas tiu lingvo, kiun li havas mision lerni kaj disvastigi. Li faris tion en gazetoj, kie li laboris dum multaj jaroj. Depost volontula laboro en la C.O. de UEA en 1989 ĝis nun, li daŭre instruis Esperanton (duon)profesie en Japanio, Koreio, Ĉinio, Vjetnamio ktp kaj nun faras tion en Tajvano, kie li ankaŭ redaktas la lokan gazeton Formoza Folio. Laŭ la prelego, li multajn jarojn instruis en diversaj landoj ĉefe aziaj kaj ĉiam estis defio por li, kiel elekti la plej efikan metodon de la instruado. Dum paso de la tempo li lernis, ke estas neefike, almenaŭ en lia kazo, ĉiam fiksi la instru-metodon. Do, li decidis en ĉiu kurso fiksi la metodon nur post renkonto de la gestudentoj kaj eĉ foje dum pasado de la tempo li ŝanĝis tion aŭ eĉ uzis miksajn manierojn. Laboro de Scio Sen Bariloj, sukcesa kurso en Benino fare de Mireille Grosjean (Svislando), kiu karakterizas sin kiel „Senrita emerito, multjara instruisto, babilema poligloto, senbrutara nomado”. Ŝi diris, ke jam kvinfoje Scio Sen Bariloj (SSB) organizis SEVI-n, t.e. „SEminarion por VIrinoj”. Propono por 20 junaj universitatnivelaj virinoj en Kotonuo dum plena semajno, kiu estis sukcesa kurso, ĉar ĝi kongruis kun la bezonoj de tiuj partoprenantinoj.
IPR 22/312
— paĝo 13 de la PDF —
La sperto de Mazaradelvalo fare de Bruĉjo Kasini (Italio). Dum sia ege inspira prelego, Kasini diris, ke en 2012 la Itala Kongreso de Esperanto okazis en Mazaradelvalo, Sicilio. Ties urbestro, Nicolò Cristaldi, tre favore akceptis la proponon de italaj esperantistoj proponi kursojn de Esperanto en la lokaj lernejoj kaj efektive jam de januaro 2012 en 9 el la 13 lernejoj de la urbo komenciĝis kursoj, kelkkaze en la lernejaj horoj, alikaze en posttagmezaj kromhoroj. Sume, antaŭ la kongreso ricevis instruadon de Esperanto, en malsamaj kvantoj, pli ol 400 infanoj kaj junuloj. La instruadon li daŭrigis dum la sekvanta jaro. Ĝi estis haltigita poste fare de Itala Esperanto-Federacio, kiu fortimiĝis pro la kosto de tiu instruado en loko, kie stabila Esperanto-komunumo ne jam ekzistis. La prelego kaj sekva diskutrondo provis klarigi la diversajn kulturajn kaj financajn aspektojn de la sperto, cele al laŭebla ripeto de similaj klopodoj. Ili devus esti bazitaj sur pli konkreta konscio de ebloj kaj ŝancoj, kiujn similaj malfermiĝoj de aŭtoritatoj povas liveri al nia movado.
3- Prelegoj pri interkultura kompetenteco Krom diskutrondo specife pri la temo, ankaŭ jenaj prelegoj estis koncernaj al interkultura komunikado kaj/aŭ interkultura kompetento: Sekvu Lisa por sperti ĉinan lingvon, kaj teo kaj interkulturo fare de Lisa Lin, Vicĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) kaj iama ĝenerala sekretario de la ĉina filio de ILEI. Ŝia prelego enhavis du partojn: la unua temis pri Teo kaj la Mondo, dum kiu ŝi diris, ke teo fakte naskiĝis en la antikva Ĉinio kaj poste komencis sian mirindan aventuron tutmonden, tiel, ke hodiaŭ en la mondo du trionoj de la homoj trinkas teon kaj 65 landoj produktas ĝin. Laŭ ŝi, teo, kiel Esperanto, havas spiriton de paco kaj te-amantoj kaj esperantistoj same havas idealon de paco, egaleco kaj harmonio. La dua parto de ŝia prelego estis pri la ĉina lingvo sub titolo: „Sekvu Lisa por sperti ĉinan lingvon”, dum kiu ŝi iomete instruis la lingvon montrante diversajn vortojn kaj frazetojn prononcante ilin kaj dirante iliajn signifojn en Esperanto. IPR 22/313
— paĝo 14 de la PDF —
Interkultura kompetento – kio ĝi estas kaj kion ĝi celas? fare de prof. Duncan Charters (Usono), prezidanto de UEA. Dum sia instrua kaj vigla prelego li respondis ĉefe al la demando: Kiel la lernantoj akiru interkulturan kompetenton pere de Esperanto?
4- Prelegoj pri Esperanto kaj Esperantaj revuoj kaj literaturo Ja ankaŭ en aliaj jam menciitaj prelegoj, iuj prelegantoj, kiel Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, parolis pri Esperantaj revuoj, tamen la jenaj prelegoj estis specife pri Esperanto mem kiel lingvo kaj pri ĝiaj revuoj: Imitindaj rezonadoj pri neologismoj inter Tibor Sekelj kaj Laŭlum fare de YU Jianchao (1956– ) el Ĉinio, eksa ĵurnalisto de Ĉina Radio Internacia kaj prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio. Kiel dirite en la prelego, neologismo estas diskutebla temo ĉiam atentata. Kiam ŝi legis verkojn de Tibor Sekelj, ŝi rimarkis, ke li multe enkondukis en sian skribadon vortojn el etnaj lingvoj, kun glosaro apendice. Ŝi rimarkis ankaŭ, ke dum la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento aperis artikoloj en la ĉina gazeto EPĈ (El Popola Ĉinio), kies ĉefredaktoro estis Laŭlum (Li Shijun), kiuj temis pri neologismoj uzataj de Tibor Sekelj. Ambaŭ diskutis pri neologismoj kaj donis tre bonajn ekzemplojn por plua esplorado. Ĉi-jare estas la 110-a datreveno de la naskiĝo de Tibor Sekelj kaj la 10-a datreveno de la forpaso de Laŭlum. La prelego omaĝis la jubileajn datrevenojn de ambaŭ karmemoraj eminentuloj. Esperantonimoj fare de Marija Jerković el Kroatio, kiu loĝas en Zagrebo. Tie ŝi diplomiĝis ĉe la filozofia fakultato pri la angla kaj la kroata lingvoj kaj poste pri interlingvistiko ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, kun tre bona noto. La alia preleganto estis Bruĉjo Kasini. La prelego ĉefe temis pri prezentado de libro verkita de Marinko Ĝivoje Esperantonimoj (Patrolo 1973, Edistudio 1979, Edistudio 2020). Tiu libro, konata ankaŭ per la mallongigo „Onimoj”, prezentas listojn de antonimoj, homonimoj, paronimoj, sinonimoj kaj vortludoj, kiuj aperas en Esperanto malgraŭ ĉiuj klopodoj de Zamenhof kaj de la postaj vortaristoj ilin eviti, por helpi „la leganton orientiĝi en la semantika labirinto de la jam tre abunda vortaro de Esperanto”.
IPR 22/314
— paĝo 15 de la PDF —
Prezentado de dulingva revuo Espéranto-info, interŝanĝo pri la rolo de gazeto kaj ideoj/revoj al la ideala internacia/denaska revuo fare de Céline Bernard (Francio), kiu redaktas kaj enpaĝigas la Esperantan revuon jam de pli ol dek jaroj. Ŝi bone prezentis sian revuon Espéranto-info (ĉefe en la franca lingvo kaj parte dulingva) kaj proponis interŝanĝon pri la rolo de gazeto kaj ideoj/revoj al la ideala internacia/denaska revuo. Kial legi literaturon, kaj literaturon en Esperanto? fare de prof. Duncan Charters, prezidanto de UEA. Li ĝenerale parolis kaj pri literaturo kaj pri ĝia rolo por parolantoj de diversaj lingvoj, kaj specife pri la literaturo de Esperanto kaj ĝiaj funkcioj por la Esperanta komumumo, kiu loĝas dise tra la tuta mondo. Ĉu plumo havas sekson? fare de verkistino Laure Patas d’Illiers.
5- Prelegoj pri Esperanto-ekzamenoj Krom ampleksa prelego de d-rino Katalin Kováts, kiu prelegis pri KERekzamenoj kun titolo „Instruu kaj ekzercigu tutmonde” kadre de la ĉi-jara ILEI-Simpozio, okazis ankaŭ la jena interesa prelego: Ekzamenoj KER kaj ILEI-UEA fare de Mireille Grosjean (Svislando). En sia alloga prelego ŝi raportis pri la historioj kaj ekestoj de tiuj ĉi du ĉefaj ekzamenoj en Esperantujo kaj poste parolis pri iliaj similecoj kaj diferencoj, kie ili estas akceptataj aŭ validaj kaj kion ili ĝenerale enhavas.
6- Prelegoj pri grandaj personoj Bildstrio Zamenhof-Biografio fare de Yanpetro Kavlan (Jean-Pierre Cavelan), franco naskiĝinta en Bretonio en 1943, laŭ kiu la celo de lia pentrado estas agrable esprimi sin, komuniki pli utile kaj preferinde per Esperanto kaj liberigi sian imago-povon, kio estas la plej riĉa luksaĵo por li. Li parolis ĉefe pri sia projekto de bildrakonto de la vivo de Zamenhof en formato adaptita al la nunaj poŝtelefonoj, montrante paĝojn de sia retejo https://www.yanpetro-kavlan.fr/.
IPR 22/315
— paĝo 16 de la PDF —
Memoro de Antonietta Bernardoni fare de Ermanno Tarracchini (Italio), kiu diplomiĝis pri biologiaj sciencoj kaj specialiĝis pri subteno de handikapuloj. Li estis instruisto de mezlernejo kaj ĉe Universitato de Modeno kaj Reggio Emilia. Trejnita pri neŭropedagogio de mensa aktivado en Parizo, li partoprenis dum tridek jaroj en la asembleoj de Popola Terapiista Agado de Antonietta Bernardoni. Li engaĝiĝas pri intensa informado por malpsikologiigi kaj sen-medicinigi la lern- kaj kreskprocezojn en infana kaj adoleska aĝoj. Li estas membro de pluraj sciencaj fakaj komitatoj de asocioj kiel APEI (Asocio de Italaj Pedagogoj kaj Edukistoj) kaj ILEI. Li parolis pri Antonietta Bernardoni, por kiu la studado de lingvoj estis tre grava. Ŝi lernis la germanan, kiam ŝi estis ankoraŭ tre juna kaj tio ebligis al ŝi, pli poste, savi partizanojn de certa ekzekuto fare de la germanoj … Ŝi ankaŭ lernis la anglan, la francan kaj la rusan. Ŝi kuraĝigis nin formi studgrupojn por lerni naciajn lingvojn kaj, en la sekvaj jaroj, ankaŭ signolingvon kaj Esperanton. D-ro Bernardoni opiniis, ke multaj problemoj kaj konfliktoj estas antaŭ ĉio miskomprenoj kaj problemoj ankaŭ ligitaj al komunikaj malfacilaĵoj inter vivantaj estaĵoj. Do, ŝi proponis, ke ni studu precipe du lingvojn: signolingvon por komunikado kun surduloj kaj Esperanton kiel neŭtralan lingvon kaj lingvon de paco, komunikan ponton inter la diversaj popoloj de la Tero. Mia amikeco kun Tibor Sekelj fare de Spomenka Štimec, kroata verkistino, tradukistino, instruistino de Esperanto kaj iama sekretariino de la Esperantlingva Verkista Asocio (EVA). Ŝi estas konata interalie pro sia verkado de originalaj Esperantaj libroj. Ŝi nuntempe estas ano de la Akademio Literatura de Esperanto kaj loĝas en bieno en Kroatio. Okaze de la 110-a datreveno de la naskiĝo de Tibor Sekelj, ŝi prelegis pri sia amikeco kun Tibor kaj prezentis sian novelon pri li titolitan „La ŝipo nomata Teresa”. Memoro al Pedro Aguilar Solà fare de Laura Brazzabeni, kiu enkondukis kelkajn el liaj gelernantoj: Alessandra Madella, Gian Antonio Pfleger, Paolo Scotti kaj Debora Rossetti. Ili parolis pri sia ŝatata instruisto. IPR 22/316
— paĝo 17 de la PDF —
Laŭ ili, Pedro Aguilar Solà estis tre grava instruisto en Italio kaj ili ŝuldas al li multe da bonaj ideoj pri efika instruado de la lingvo. Gestudentoj de lia lasta prepar-kurso por la ekzameno de la tria-grada nivelo en Italio dankeme memoris tiun ĉi elstaran instruiston. Rilate al la Virina Tago kaj Virina Agado okazis kelkaj programeroj en vendredo de 8:30-12:30 UTC kun organizado kaj enkonduko de Maƚgosia Komarnicka. Jen du el ili: Omaĝo al Claude Nourmont fare de Emmanuelle Richard Prelego pri la karmemora Claude Nourmont (1945-2022), franca instruistino kaj esperantistino, loĝinta en Luksemburgo, honora prezidanto de TEJO, redaktoro de Monato (rubriko Arto) de 2005 ĝis 2022, kaj vicprezidanto de UEA de 2004 ĝis 2013. La 8-minuta registrita prelego de Emmanuelle Richard estis preparita okaze de la Virina Tago. Ada, la Esperantistino fare de Gian Carlo Fighiera. Oni spektigis registraĵon de voĉlegado de teksto pri Ada Fighiera-Sikorska (1929-1996), pola ĵurnalistino, kiu pasigis multajn jarojn en Italio kaj de 1962 ĝis sia morto estis la redaktorino de la „La plej ofta internacia gazeto de la Esperanto-movado”, Heroldo de Esperanto. La teksto estis verkita de Gian Carlo Fighiera (1929 -), itala esperantisto kaj ŝia edzo. La tekston voĉlegis Andreo Bach.
7- Prelegoj pri diversaĵoj Jen prelegoj, kiuj ne klasigeblas en la supre menciitaj kategorioj: Preparado de homa ĉeno fare de Max Garcia (Hispanio) aŭ Maximiliano Garcia, kiu estas hispandevena svisa inĝeniero kaj komercisto. Kiel poligloto li parolas ok lingvojn kaj estas filmprodukisto de la animaciaj filmoj kaj libroj Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto!. Li reprezentis ILEI ĉe UNESKO en Parizo en 2021. Laŭ li, ILEI kunligas instruistojn, lernantojn, studentojn, instruemulojn kaj lernemulojn el la tuta mondo. Li sugestas: „Ni klopodu vide montri tion per la realigado de instrua homa ĉeno. Venu kaj malkovru kiel vi povas helpi nin fari tion!” Ĉi tie vi povas spekti la frukton de lia ĝisnuna projekto: https://www.youtube.com/watch?v=bPVxzp1Iw\_M. IPR 22/317
— paĝo 18 de la PDF —
La ĉina kaj Esperanto en NAJBAROJ de Norman McLaren fare de Alessandra Madella, doktoro pri komunikaj studoj ĉe la Universitato de Iowa (USA) pere de disertacio pri la filmo „Hiroshima, mon amour”. Ŝi instruis Mondan Filmhistorion ĉe la Artkolegio de Kunming (Ĉinio) kaj verkis eseojn pri la filmistino Ulrike Ottinger. Rilate al Kebekio, la estunta kongresurbo por la nuna evento, ŝi parolis pri la uzo de la ĉina kaj Esperanto en la Oskar-premiita mallonga animacia filmo Najbaroj (Neighbours/Voisins) kreita de Norman McLaren por la Nacia Filmoficejo (National Film Board) de Kanado en 1952. Serĉante ŝanĝon ‘En kiu arbusto kuŝas kuniklo’? Fare de Martina Kvarantan Šmitran, prof. soc. ped. kaj NLP-trejnisto (Neŭrolingvistika programado), kroata esperantistino kaj patrino de kvar infanoj. Ŝi kontribuis al la virtualaj programoj kiel la Tago de Lernado en UK-2021 kaj dum VEKI-2. Pri sia fako NLP ŝi verkis tri librojn (kaj la kvara survojas). Ŝi estas ankaŭ la aŭtoro de fabellibro por infanoj. Ŝi komencis la prelegon dirante ke: „Ĉiu sukcesa homo havas klarajn celojn. Sen klare fiksitaj celoj, la sukceso estas mizer-probable atingebla. Havi celojn liberigas niajn energion kaj mensajn kapablojn. Se antaŭ ni staras klara celo, ni ne povas ne atingi ĝin. Ju pli klara kaj detala la celo, des pli alta la grado de ĝia atingeblo”. Dum la prelego, ŝi prezentis kelkajn instigajn demandojn kaj proponojn, kiuj povas helpi por pripensigi ĉiujn rilate al sia(j) celo(j). Komunikado kaj genra fokuso en Latin-Ameriko fare de Maritza Gutiérrez (Kubo), kiu diplomiĝis pri ekonomiko en 1983 en la Havana Universitato. Ŝi ekstudis Esperanton en 1979 kaj poste fariĝis membrofondinto de KEA. Ŝi estas ankaŭ membro de la Akademio de Esperanto. Bedaŭrinde, pro retkonekta problemo, ŝi ne sukcesis prelegi, sed ŝi volis prezenti ĝeneralan bildon, kiu celas proksimiĝon al la situacio de komunikado kun genra fokuso en Latin-Ameriko. Laŭ la statistikoj de regionaj organizoj ĉe UN kiel CEPAL, Latin-Ameriko posedas atentindajn indikilojn pri genra perforto, kio evidentigas la bezonon pritrakti ĝin ankaŭ IPR 22/318
— paĝo 19 de la PDF —
en la pedagogiaj medioj kaj komunikmodeloj, kiuj estigu pripenson kaj debaton diverstemajn kunlig al genraj kategorioj. Pri la cirila alfabeto kaj ĝiaj kreintoj fare de Auderskaja Tatjana Viktorovna, kiu naskiĝis kaj loĝas en la urbo Odessa. Ŝi estas biologo. Ŝi estas aŭtoro de 3 libroj: La mondo en guto da akvo, Impeto, 2010, Moskvo; Intelektaj amuzoj. Lingvaj ludoj en Esperanto, Mondial, 2016, Novjorko kaj reta ruslingva libro Populariga rakonto (ĉ. 1000 vortoj, ĉ. 15 min.) pri kreintoj de la slava alfabeto, la fratoj-monaĥoj Cirilo kaj Metodo. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto. La aventuroj de saĝa steleto kaj de la mirinda teamo fare de Alessandra Madella. Antaŭ ol spektigi la belan kaj laŭditan animacion, la aŭtorino enkonduke klarigis diversajn aspektojn de la animacio. Kiel publikigi en Esperantujo fare de Emmanuelle Richard. Dum pli-ol-hora registrita prelego, Emmanuelle ege detale kaj amplekse klarigis la neimageble multajn kaj divers-specajn etapojn, tra kiuj devas pasi ĉiu, kiu volas sukcese publikigi ion en Esperant(uj)o.
AMO-Seminario 89 Kadre de VEKI-3 okazis ankaŭ sesio de AMO-Seminario. Mireille Grosjean laŭplane volis prelegi pri „Juna Amiko, la ‘juvelo’ de ILEI: enhavo, skipo, eldonlinio kaj defioj por ĝia estonteco”, tamen pro eka malsaniĝo, bedaŭrinde, ŝi ne povis tion fari kaj sekve la respondeculo de AMOj, Stefan MacGill, mem prezentis ŝiajn tekston kaj preparitajn bildojn aldonante siajn parolojn speciale pri la tempo, kiam li estis la ĉefredaktoro de JA. Lian interesan prezentadon pliriĉigis bilde kovrilpaĝoj de la unuaj kaj jubile-jaraj numeroj de JA, kiujn elektintis Mireille. Poste Stefan MacGill prezentis sian planitan prelegon „La landa agado de UEA kaj ILEI”, dum kiu klarigante pri ambaŭ organizoj kaj iliaj laŭlandaj aktivadoj, li prezentis ankaŭ siajn konsilojn kaj proponojn por plimultigi kaj pli multe aktivigi la landajn agantojn. La fina kaj ege alloga prelego de la ĉi-jara AMO okazis fare de Guglielmo Martelli pri „Vasta lerneja projekto”, kiu proponas Esperanton por faciligi la trejnadon kaj dungadon de teknikistoj kaj vendistoj de enpakigaj maŝinoj. La prelego prezentiĝis itallingve kaj Alessandra Madella interpretis ĝin sinsekve, kiam ŝi estis fizike ĉe la preleganto. Martelli, kiu estis ministro de la liliputa sendependa regno nomata „La Insulo de la Rozoj” (1968), kies IPR 22/319
— paĝo 20 de la PDF —
oficiala lingvo estis Esperanto, parolis pri sia nova projekto por konkeri la mondon pere de Esperanto.
ILEI-Simpozio Dum la lastaj du tagoj de VEKI-3, okazis ankaŭ impona ILEI-Simpozio kun 13 sciencaj prelegoj. Vendredon, la 29-an de julio, ekde la 12:30-18:00 UTC okazis 6 interesovekaj prelegoj kaj sabaton, la 30-an ekde la 11:30-16:00 UTC okazis 7 atentokaptaj prelegoj. Pri la Simpozio aperos aparta raport-artikolo en IPR. La ĉefa respondeculo kaj organizanto de la ILEI-Simpozio estis prof. Fernando Pita, ILEI-estrarano pri IPR, universitata kaj scienca agadoj kaj observanto de ILEI ĉe TEJO.
Koncertoj Kiel en antaŭaj jaroj, ankaŭ al la ĉi-jara VEKI ne mankis arta parto: jen koncertoj, kiuj okazis dum la evento laŭ la tagoj: La 23-an de julio ekde la 19.00: Sepa kaj Asorti La 24-an de julio ekde la 19.00: Chiara Raggi La 25-an de julio ekde la 19.00: Clarissa Sabatini La 26-an de julio ekde la 19.00: Piero Nissim La 27-an de julio ekde la 19.00: Anjo Amika La 29-an de julio ekde la 16.00: Ĵomart kaj Natasha La artistojn prezentis Laura Brazzabeni, kiu kiel ILEI-estrarano pri kongresoj faris la plej multan laboron por organizi kaj okazigi VEKI-3 kun helpo de ĉiuj aliaj ILEI-estraranoj, precipe Alessandra Madella kaj Fernando Pita.
La Ferma Tago En la lasta tago de VEKI-3, t.e. sabato, la 30-a de julio, post la dua parto de la ILEI-Simpozio, okazis prezentado de la venontjara 56-a ILEI-Kongreso kun paroloj kaj klarigoj de Laura Brazzabeni, Brunetto Casini, Enrico Borrello kaj Alessandra Madella. La Kongreso okazos hibride en Lignano Sabbiadoro (Esperante: Linjano Orsabla), Italio; dum la sama semajno (5a-12a aŭgusto 2023) okazos ankaŭ TEJO-Kongreso (IJK) en la sama loko. Post tio la Kongreso VEKI-3 anonciĝis fermita post semajno da belaj kaj memorindaj renkontiĝoj kaj bonaj prelegoj. IPR 22/320
— paĝo 21 de la PDF —
Impresoj de kelkaj partoprenintoj de VEKI-3 Mi ĝojis pro la eblo sekvi la ĉi-jaran kongreson de ILEI virtuale, ĉar ĉeeste mi ne povus partopreni. Sekvante la plejparton de la programeroj – inkluzive la Simpozion – mi ĝuis la ege bonkvalitan organizon, la buntajn, interesajn programerojn … kaj renkonti – kvankam nur virtuale – elstarajn esperantistojn, karajn geamikojn, konatojn… Por mi tre valoraj estis la prelegoj pri instru-projektoj, -metodoj kaj -spertoj, samkiel pri ekzamenoj. Emocie kaj pensige influis min la rakontoj pri edukado de denaskulo(j) (Trevor Steele, Ankica Jagnjić). Kiel membro kaj sekretariino de la E-societo „Tibor Sekelj” en Subotica (Serbio), mi same ĝojis pro la 2 prelegoj (de Spomenka Štimec kaj de Yu Jianchao) pri Tibor Sekelj, en la jaro de la 110a datreveno de lia naskiĝo. Dankegon kaj laŭdon al la organizintoj, prelegintoj kaj aliaj kontribuintoj! Aranka LASLO (Subotica, Serbio) VEKI -3 estis tre granda sperto por mi. Mi aliĝis al la 55-a ILEI- Kongreso, tamen poste evidentiĝis, ke al mi ne eblas vojaĝi al Kanado. Do virtuala kongreso estis taŭga solvo, kiun mi ĝis la lasta tago povis eluzi. Kun granda plezuro mi revidis konatajn geinstruistojn de Esperanto kaj gesamideanojn, kun kiuj mi havis kaj daŭre havas amikajn rilatojn. Sed aperis ankaŭ novaj vizaĝoj, kiel ekzemple tiu de la japana Nitta Takamichi, la gajninto de la Premio Maŭro La Torre 2022. Tre interesa estis tio, kion rakontis al ni Jozefo Németh dum sia prelego: „IPR: hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ”. Fascinis nin profesoro Fabrizio Angelo Pennacchietti el Torino, kiu parolis dum la unua tago de la Simpozio pri: „Esperanto, valora instrumento por ’lingva higieno’”. Tre riĉa estis la tuta programo de VEKI-3: prelegis 33 homoj kaj okazis 10 diskutrondoj. La vesperaj programoj regule finiĝis per koncertoj kaj ni povis aŭskulti tiujn de Chiara Raggi, Clarissa Sabatini, Piero Nissim, Anjo Amika kaj de la du grupoj „Sepa kaj Asorti” kaj „Jomart kaj Natasha”. Elkore mi dankas al la organizintoj de tiu ĉi vere tre sukcesa 55-a ILEIKongreso. Luigia OBERRAUCH, estrino de la itala ILEI-sekcio IPR 22/321
— paĝo 22 de la PDF —
Mi multe ĝuis VEKI-3, precipe la diskutrondon pri UNESKO, kiu donis al ni la ŝancon aŭskulti la valorajn komentojn de delongaj spertuloj, lernante el ilia vasta superrigardo pri la rilatoj inter organizoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Esperanto-asocioj. Mi ankaŭ multe ĝojas, ke ni sukcesis lanĉi la „homan ĉenon” (https://www.youtube.com/watch?v=bPVxzp1Iw\_M). Temas ne nur pri ludo, sed pri la ŝanco malstreĉe lerni uzi vidajn teknologiojn, kiuj estas tiel gravaj nun en la laboro de instruistoj kaj kiuj povas certe helpi nin pli multe partoprenigi junulojn en la vivon de nia Ligo. Maximiliano GARCIA (Svislando/Hispanio) La decido kongresi virtuale estis bona decido. La tempo de la interkontinentaj flugoj kaj de la mondaj kongresoj estas finiĝanta pro pluraj kialoj [interalie pro la klimata varmiĝo]. Unu kritiketo: la programo estis tro riĉa. Mi volas diri, ke prelegoj sekvis unu la alian dum tuta semajno. Se oni estas hejme antaŭ la komputilo, oni ne povas antaŭvidi, ke homoj sukcesas resti gluitaj al sia ekrano la tutan tagon. Iom malpli intensa programo estus preferinda, sed enhave la kongreso estis tre stimula. Renato CORSETTI
Afrikanoj esprimis sin okaze de VEKI-3 la 27-an de julio 2022 Estis momento merkrede dediĉita al Afriko, kontinento agema kaj vigla en la Esperanto-Movado. Mi povis informi diversajn samideanojn tie kaj tri partoprenis, havis tempon kaj retaliron en tiu horo. La proponita temo estis: ĉu la kontaktoj per Esperanto havas alian guston ol iuj kontaktoj, kiujn afrikanoj povas havi tra la mondo per WhatsApp ekzemple? Komencis paroli Alfred Arthur Gobina el Ganao. Li klarigis, kiel li uzas WhatsApp por kompletigi siajn kursojn, rilati kun siaj gestudentoj, respondi al iliaj demandoj inter la kunvenoj, flegi la kontaktojn kaj kuraĝigi ilin. Poste venis tiu kerna demando: kiel vi sentas la kontaktojn tutmondajn, kiam ili okazas per nia kara lingvo Esperanto? Alfred Arthur Gobina tiam parolis belege, li insistis pri tuja amikeco kaj forta fido. Sekvis Gilbert Ndihokubwayo el Burundo. Li esprimis samopiniadon kun Gobina: regas fido inter esperantistoj, frateco, amikeco. Assane Faye el Senegalo aperis skribe kaj substrekis la valoron de tiaj kontaktoj.
IPR 22/322
— paĝo 23 de la PDF —
Mi faris mallongan enkondukon prezentante la „mezepokan” tempon, kiam afrikanoj lernis Esperanton per leterointerŝanĝoj kun eŭropanoj, ĉefe kun Hans Bakker, Renato Corsetti kaj Germain Pirlot. Mi skizis la karieron de Privas Tchikpe el Benino, la unua esperantisto de tiu lando. Mi tiumomente ne memoris la nomon de lia instruisto: temis pri Germain Pirlot. La tuta debato spekteblas en Jutubo, en la kanalo UEAviva; nepre spektu ĝin, ĝi estas mirinde bela kaj ĝojigos vin. https://www.youtube.com/watch?v=DHdWT3tKJlI\&t=17855s Tie vi trovos longan filmon pri la tuta VEKI-a tago 27-a de julio. La debato de afrikanoj spekteblas tutkomence. Mireille GROSJEAN
Salutmesaĝo de UEA al la 55-a Kongreso de ILEI, VEKI-3, 2022-7-23 Karaj kolegoj instruistaj, instruantaj interesitaj pri la lernado de Esperanto,
kaj
Estas kiel ĉiam plezuro por mi saluti renkontiĝon de ILEI, ĉi-foje la trian virtualan kongreson aŭ konferencon kaj simpozion, ĉar por Universala Esperanto-Asocio unu el la ĉefaj celoj kaj respondecoj estas certigi kaj ĝoji, ke ĉiam pli da personoj lernos Esperanton. Antaŭe oni parolis pri instruado kiel ĉefa celo, sed hodiaŭ evoluis la pensado inter edukistoj, ke jes, la plej kerna fokuso estu la lernantoj, iliaj bezonoj kaj jam deciditaj deziroj, pli ol instruado kaj la bezonoj de instruistoj. Nur per tiu fokuso ni allogos sukcese ĉiam pli da ĝuantoj de nia lingvo. Tamen kiuj subtenos ilin, kiuj preparos la vojon por tiu atingo? Jes, la informantoj, ĉu unue pri la ekzisto kaj utilo de Esperanto, ĉu poste pri efikaj lernorimedoj por kie ajn troviĝas niaj estontaj lernantoj. Tamen por inspiri niajn lernantojn kaj pliefikigi ilian lernadon, por ke Esperanto estu ne malhavebla instrumento en ilia ĉiam pli liberiĝanta mondperspektivo, ni bezonas vin, instruistojn, instruantojn, gvidantojn, lingve kaj kulture familianojn kiuj kuraĝigas, donas ekzemplojn kaj montras la vojon al pli plenumita vivsperto.
IPR 22/323
— paĝo 24 de la PDF —
Post malpli ol tri horoj okazos interaga diskuto gvidota de reprezentantoj de ILEI, UEA kaj TEJO. Tio spegulas la fakton, ke por atingi niajn celojn ne sufiĉas izolita agado de tiuj tri kolonoj de la movado. UEA engaĝiĝas pri strategia planado, reliefigota en la Universala Kongreso en Montrealo. Necesas longdaŭra planado pri tio, kiel krei junajn gelernantojn de nia lingvo, ĉu en lernejoj, kie ni havas ĉiam pli da ŝancoj konvinki pri la valoro de Esperanto enkonduke al lingvolernado kaj interkultura kompreniĝo, ĉu en universitatoj, kie kreskas intereso pri esploroj Esperanto-rilataj kaj eksperimentaj klas-interŝanĝoj, ĉu por hejmlernado (nur en Usono du milionoj da hejmlernantoj), ĉu en retaj lingvolernejoj kiel Duolingo, ĉu en poliglotaj renkontiĝoj, ĉu per individuaj kontaktoj kaj interesiĝo por pli vasta diskonigo de nia lingvo en amaskomunikiloj. Ni kunigu la fortojn, komprenu pli bone la defiojn, utiligu pli efike niajn iniciatojn kaj apliku la sukcesajn aliloke. Ekzemploj estas la ideo ’Amikoj de Esperanto’ de Adonis Saluba en Brazilo kaj la sekvaj kursoj por interesitoj kiel tiu gvidita de la Kolombianoj, rezultiganta pli da membroj de TEJO kaj UEA. La nunaj iniciatoj en italaj lernejoj kaj planado por kongresoj venontjare en Italujo, kie ILEI kaj TEJO renkontiĝos kune post la Universala Kongreso en Torino. Pozitivaj reagoj al letero de nia Seán O’ Riain sendita al 200 diplomataj kolegoj indikanta la valoron de Esperanto kiel enkonduko al pli vasta lernado de la franca lingvo, kiun celas la irlandanoj, pro la pli grava pozicio de tiu lingvo kompare kun la angla post la Briteksiĝo (Briteliro) el Eŭropa Unio kaj la akcelilo por multlingveco, lastatempe vaste diskonigita de la francoj en lernejaj rondoj. Precize pro tio gravas nia temo „Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado”. Kiel evidentiĝis en la ĉi-monata forumo organizita de niaj reprezentantoj kiel flank-evento okaze de konferenco de Unuiĝintaj Nacioj, urĝas sendiskriminacia edukado de infanoj ne nur en unu aŭ du oficialaj lingvoj de ilia nacio, kiuj povas esti tute fremdaj al la ĉiutaga hejmlingva uzado, sed en iliaj indiĝenaj lingvoj kun aliro al aliaj lingvoj gravaj por progreso en la socio. Esperanto povas esti utila lingvokonsciiga kaj kulturvastiga instrumento por faciligi la edukajn celojn de nediskriminacia lingvolernado por infanoj de ĉiuj etnaj grupoj kaj sociaj tavoloj. En emocia parolado dum tiu forumo de UN, Doktorino Xolisa Guzula de la eduka fakultato en la Universitato de Kaburbo en Sud-Afriko diris la jenon: „La Kaburba Universitato, kiun mi sopiras vidi, ne devigos min paroli la tutan semajnon nur en la angla lingvo por esti akceptita kiel intelekte egala al ĉiuj aliaj. Mi antaŭvidas IPR 22/324
— paĝo 25 de la PDF —
universitaton senigitan de koloniismo, kiu ne primokos min, kiam mi prezentos mian esplorstudon en IsiZulu, kun citado de esploristoj de la Universitato de Kwa-Zulu Natal.” Ni havas fortajn aliancanojn, kiuj bezonas nian helpon por konsciigi la mondon, ke dulingvismo, plurlingvismo en edukado estas por multaj egaliga kaj liberiga beno, ne forigenda ŝarĝo al la eduksistemo. Esperanto povas helpi malfermi la pordojn al lernado de tiuj lingvoj, kiuj spegulas la kulturan heredaĵon de la popolo, kune kun pli vastaj kontaktoj kaj mondperspektivo, tiel faciligante la kapablon lerni tiujn aliajn lingvojn, kiuj gravas por la lernantoj, mem elektontaj ilin laŭ persona intereso kaj profesia utilo. Antaŭ jardekoj konata usona ĵurnalisto kaj publika parolanto lernis Esperanton en sia lernejo. Li poste interesiĝis pri la itala kulturo, ĉar li fakstudis pri literaturo, arto kaj muziko por esti pli bone informita por sia ĵurnalisma profesio. Li konfesis al mi, ke la enkonduko al lernado de Esperanto donis al li la necesan preparon kaj fidon, ke li kapablas lerni la italan. Li tion faris, kaj en la dua parto de sia vivo fariĝis instruisto kaj preleganto en la itala lingvo en Romo kaj aliloke. Esperanto faciligis al li pli vastan mondperspektivon kaj pli plenumitan vivkarieron, pro kio li ĉiutage dankis la klarvidon de sia lerneja instruisto de Esperanto. Ni konsciu la benon, kiun ni kapablas donaci al la mondo, kaj la mondo interŝanĝe helpos al ni diskonigi la lingvon kaj idealojn, kiuj konstruos novan, pli kompreneman kaj pli pacan mondsocion. Mi deziras al ĉiuj bonan laboradon kaj ĝuadon de VEKI-3 de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Duncan CHARTERS, Prezidanto, Universala Esperanto-Asocio
Realaj spertoj el virtualaj eventoj de Radojica PETROVIĈ (Serbio) La Esperanto-komunumo, kiu plej videblas kiel diasporo kaj tra sia kongresa turismo (esperantistaj kongresoj, konferencoj kaj aliaj renkontiĝoj kaj periodaj klerigaj eventoj) pruvis sian viglecon en la pandemiaj cirkonstancoj de tre limigita ebleco de vojaĝoj kaj amaskunvenoj. Transiro al virtualaj renkontiĝoj per uzo de disponeblaj informkomunikaj IPR 22/325
— paĝo 26 de la PDF —
teknologioj (IKT) montriĝis neevitebla kaj sava. La uzo de IKT por Emovadaj bezonoj ne aperis kiel pandemia novaĵo, sed la pandemio pli amase kaj konvinke elmontris la potencon kaj gravecon de la IKT-rimedoj kaj metodoj. Tiel akiritaj spertoj havos longdaŭran efikon kaj aplikon postpandemie, post kiam la homaro kaj la koronviruso atingos la biologian packontrakton pri plua kunvivado. Retinarioj, retkursoj kaj neĉeestaj ekzamenoj La retkunsida platformo de Zoom 2 (Zumo) montriĝis la plej populara programaro por organizi retkursojn de Esperanto, neĉeestajn ekzamenojn kaj diverstemajn retseminariojn kun esperantistaj prelegantoj interpretataj alilingve por neesperantistaj aŭskultantoj. Ĝi ne nur certigas adaptiĝon al la postulo de kontraŭepidemia distanco inter la partoprenantoj, sed ankaŭ ebligas samtempan partoprenon kaj rektan komunikiĝon de foraj kunsidantoj, kaj ĝuon de instruo de foraj instruistoj sen vojaĝ- kaj restadkostoj – avantaĝo spertita ankaŭ antaŭe, kiu tamen nun montris sin en plena lumo. Kaj pli: filmitaj prelegoj kutime restas konservitaj kaj reuzeblaj ĉe Youtube (Jutubo) aŭ aliloke nube. Alia kaj multe pli servema platformo uzata por retkursoj de Esperanto estas Google Classroom 3 (Gugla Klasĉambro) subtenebla per Google Meet, WhatsApp, Viber k.s. Eĉ plian kursadministran komforton kaj lernefikecon certigus alia, malfermkoda lernmastruma sistemo, ekz. Moodle4, aŭ iu lernenhavmastruma sistemo 5 , ne grave ĉu por la pandemiaj aŭ senpandemiaj cirkonstancoj. Malferma kaj interaga lernado Disponeblo kaj atingeblo de studmaterialoj, lernrimedoj kaj lernaktivaĵoj estas sojla faktoro de sukcesa kaj plezuriga instruado kaj lernado. Retrimedoj abunde kaj malmultekoste subtenas tiun bezonon kaj ebligas la t.n. malferman lernadon, en la senco, ke la lernmedio kaj lernmetodoj restas malfermaj por diversaj cirkonstancoj kaj bezonoj de la lernantoj, inkluzive de tempodispono, lernstilo kaj progreskapablo. Tio signifas senliman disponeblon ankaŭ ekster la programitaj leciontempoj, adaptitajn 2
https://zoom.us/ https://edu.google.com/workspace-for-education/classroom/ 4 https://moodle.org/ 5 https://xyleme.com/what-is-an-lcms/ 3
IPR 22/326
— paĝo 27 de la PDF —
kromaktivaĵojn, ekzercojn, atelierojn, diskutrondojn. En tia organizo, la interaga kaj kunlabora lernado povas doni sian plenan pedagogian kontribuon. Virtualaj kaj hibridaj kunsidoj Transpontado de geografiaj distancoj, ŝparo de vojaĝ- kaj restad-kostoj kaj pliefikigo de la organiza laboro per uzo de retkunsidaj platformoj klare evidentiĝis tra virtualaj kunsidoj de gvidorganoj kaj diversaj labor- kaj interes-grupoj. Pli libera interpreto kaj kontrolata apliko de voĉdonproceduroj kun uzo de efikaj kontrolrimedoj ebligis plian demokratecon kaj egalrajtecon por ĉiuj partoprenantoj sendepende de la ekonomia riĉeco kaj vojaĝkapablo. La spertoj el hibridaj eventoj, kun egalrajtaj ĉeesta kaj distanca partopreno, estas vojmontraj por la estonteco sendepende de ekzisto aŭ neekzisto de pandemiaj aŭ aliaj limigaj faktoroj. Problemoj kaj malavantaĝoj Ĉi-antaŭe estas menciitaj kelkaj avantaĝoj kaj konvenoj de retaj eventoj, pri pliaj ankoraŭ eblas diskuti, sed nepras priatenti ankaŭ problemojn kaj malavantaĝojn de tiaj agadmedioj kaj komunikvojoj. Rekta interparolo vizaĝ-al-vizaĝe certe estas pli agrabla kaj pli konvena por bona interkompreniĝo ol tra ekrano kaj aŭskultiloj. Teknikaj problemoj, komunikobstakloj kaj manko de teknikaj spertoj de iuj partoprenantoj povas fari la situacion eĉ pli ĝena. Se preleganto ne aperas rekte, sed lasas reprodukti filmitan prelegon, malaltkvalite registrita sono kaj malklaraj bildoj povas tute ruinigi la prelegon kaj malagrabligi la travivaĵon. Kelkfoje, por kultura programo, oni aranĝas komunan spektadon de jutubaj videaĵoj anstataŭ viva prezento de partoprenantaj artistoj. Tio kelkoble malaltigas la belartan valoron de prezentataj pecoj. La interkulturaj aspektoj ludas gravan rolon. Diverseco de komunikstiloj kaj kondutnormoj bezonigas atentan antaŭpreparon. IKT, jes ja, transpontas geografiajn distancojn, sed ne la tempajn diferencojn: la 16-a horo laŭ UTC same malsamas en Eŭropo, Sud-Ameriko kaj Orienta Azio ĉu kun ĉu sen IKT. La financa aspekto ne neglekteblas. Zumo kaj aliaj programoj haveblas senpage, tamen kun limigitaj ebloj kaj kvalito: limigitaj nombro de samtempaj partoprenantoj kaj daŭro de sesio, limigita aŭ nenia ebleco de IPR 22/327
— paĝo 28 de la PDF —
plurkanala interpretado en diversaj lingvoj. Pli fajnaj versioj solvas tion, sed kostas. VEKI-3 kaj la virtuala ILEI-simpozio Ĉi-jare ILEI kongresis virtuale la trian fojon sinsekve. Ĝis tre proksime antaŭ la planita komenco de la kongreso ni esperis havi ĉeestan kaj hibridan eventon – kun ebla virtuala partopreno. Tamen estis tro malmultaj aliĝintoj, pro kompreneblaj kialoj, kaj tio kaŭzis ŝanĝon al plene virtuala renkontiĝo. Necesis en mallonga tempo ŝanĝi la preparplanon kaj programskemon, trovi prelegontojn kaj diskutgvidontojn, varbi partoprenontojn, certigi teknikan subtenon inkluzive de viva elsendado tra Jutubo. Kaj… la gratulinda organiza teamo, gvidata de la estrarano pri kongresoj, sukcesis. La kongresa temo kaj koneksaj demandoj estis abunde traktataj simpozie kaj ekstersimpozie, diskutrondoj kaj laborgrupoj traktis temojn el la vivo kaj estonteco de ILEI, ne mankis distra programo, aperis altvaloraj prelegoj kaj alitipaj kontribuoj de renomaj fakuloj kaj artistoj, kiuj verŝajne ne povus partopreni en la evento ĉeeste pro neeblo kovri la partoprenkostojn aŭ pro aliaj kialoj. Kaj plu? La akiritaj spertoj analizendas por celtrafa apliko al organizado de venontaj eventoj kun plia varieco de rimedoj kaj metodoj laŭ bezonoj kaj konvenoj de pli vasta partoprenantaro.
Premio La Torre 2022 estis aljuĝita al Nitta Takamichi La gajninto de la tria eldono de Premio La Torre (post 2015 kaj 2018) estis Nitta Takamichi el Japanio. La titolo de la brila esplor-raporto estas „Instrumetodo por Esperanto-kurso bazita sur metakognado kaj aktiva lernado”. La ceremonio por la premio okazis dum VEKI-3 (la 3a Virtuala Kongreso de ILEI), dimanĉon la 24-an de julio 2022, kun prelego de Renato Corsetti pri la karmemora profesoro Maŭro La Torre kaj kun la ĉeesto de la reprezentantoj de familio La Torre kaj de la internacia ĵurio, kiu konsistis el Ahmad Reza Mamduhi, Renato Corsetti, Xiaofeng Gong (Arko), Elisée Byelongo, Giridhar Rao, Dennis IPR 22/328
— paĝo 29 de la PDF —
Keefe kaj Alessandra Madella. Dum la ceremonio, oni legis la raporton de la ĵurio: (vidu ĝin post tiu ĉi artikolo). Sekvis unu-hora prelego de Nitta Takamichi pri siaj esplorado kaj instrumetodo, kiun la ĉeestantoj sekvis kun multe da intereso kaj estas nun sendube klopodantaj adapti al siaj lokaj Esperanto-kursoj. Laŭ la reguloj, la gajninto de la Premio devas sendi sian esplorraporton en minimume 8 kopioj al Esperanto-bibliotekoj por la programo „Ni savu niajn semojn” de ILEI. Ĉi-foje estis interkonsentite, ke parto de la bibliotekoj akceptos la ciferecan version de la laboraĵo. Entute la raporto iros al la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia de La-Chaux-de-Fonds en Svislando, al Aŭstria Nacia Biblioteko, al Esperanto-Centro en Herzbergam-Harz, al la biblioteko de Massa en Italio, al la Dokumenta EsperantoCentro de Kroatio, al la biblioteko de IrEA kaj al la biblioteko de la Universitato de Espero de DR Kongo. Kontaktoj estas prenitaj ankaŭ kun la biblioteko de Brazila Esperanto-Ligo por ebla papera sendado. Do, la esplorraporto iros al 4 kontinentoj. Ĉiuj fazoj de la ĉi-jara premio (de la varbado al la elektado de internacia ĵurio kaj Esperanto-bibliotekoj) montris la deziron internaciigi ĝin kiel eble plej multe kaj espereble la venonta eldono post du jaroj havos multe pli da partoprenantoj el ĉiuj partoj de la mondo. Laŭ sugesto de Radojica Petroviĉ, la estraro estas pripensanta ankaŭ la eblon publikigi libroforme la eseojn prezentitajn por la premio ĝis nun, kun la celo same kuraĝigi pli larĝan partoprenon. Raporto pri la ĵuria kunsido de Premio Maŭro La Torre 2022 „Je la fino de aprilo 2022 ILEI ricevis ĝustatempe du esplor-raportojn, kiuj plenumis ĉiujn kondiĉojn de Premio La Torre. Temas pri „Instrumetodo por Esperanto-kurso bazita sur metakognado kaj aktiva lernado” de Nitta Takamichi (Japanio) kaj „Takso de interreta instruado al franclingvaj lernantoj per la KER-sistemo” de Emmanuelle Richard kaj Axel Rousseau (Francio). ILEI tuj formis internacian ĵurion por taksi la du laboraĵojn. Akceptis partopreni en ĝi, krom la prezidanto de ILEI Ahmad Mamduhi, Elisée Byelongo, Renato Corsetti, Dennis Keefe, Giridhar Rao, Gong Xiaofeng (Arko) kaj Alessandra Madella (vicprezidanto de ILEI).
IPR 22/329
— paĝo 30 de la PDF —
La ĵurianoj tuj komencis korespondi retpoŝte pri la eseoj kaj la 12-an de junio 2022 ili kunvenis Zoome por findecidi la gajninton. Ne sukcesis ĉeesti pro teknikaj malfacilaĵoj nur Elisée Byelongo, kiu tamen sendis longan raporton kun siaj konkludoj, kiuj iris en la saman direkton de la finaj konkludoj de la restantaj ĵurianoj. La diskutado evidentigis, ke ambaŭ esplor-raportoj prezentas tre interesajn sugestojn kaj ideojn por instruistoj. La franca raporto temas pri ambicia esplorado de interretaj kursoj kaj ilia taksado, kiu povus esti tre utila por la komunumo de instruistoj de Esperanto. Tamen ĝi nun ŝajnas ankoraŭ komenca esplorado, kiu bezonas pli da tempo por vere atingi siajn konkludojn kaj konvinke subteni ilin. La japana raporto, male, malgraŭ la pli malgranda skalo de esplorado, ŝajnas pli bone fokusiĝi pri siaj atingoj, dank’ al pli klara strukturo, al la indiko de gravaj fontoj kaj al la bela uzo de bildoj kaj ekzemploj por ilustri sian instru-metodon. La ĵurianoj notis ankaŭ ĝian pli seneraran uzon de la lingvo. Fine de la diskuto, ĉiuj ĵurianoj (inkluzive de Elisée Byelongo en skriba formo) voĉdonis favore al la raporto de Nitta Takamichi, kiu estas, do, la gajnanto de Premio Maŭro La Torre en 2022. La ĵurio ankaŭ varme invitas la aŭtorojn de ambaŭ eseoj pensi pri publikigado de la raportoj aŭ parto de ili en Internacia Pedagogia Revuo (IPR) de ILEI, ĉar ili estos tre gravaj kontribuoj al la diskutado pri la instruado de Esperanto kaj al ĝia praktiko.”
El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio Serio-evento de „Saluton el Esperanto” okazis en Jiangsu-Teknologia Universitato Tiu ĉi semestro en la lasta februaro komenciĝis dum severa kronvirusa epidemio. Pro praktikado de strikte preventa politiko en Ĉinio, parto de la studentoj devis kvaranteni en siaj hejmoj kaj aliaj devis resti en siaj internulejoj de la universitato. Ili ne havis kuniĝon kaj distraĵon estante nur en sia kaĝo, kiam ili povis lerni per interreto virtuale. Studenta E-Societo de Jiangsu-Teknologia Universitato intence organizis okazigi evento-serion por vigligi la vivon de siaj membroj, kiu estis nomata „Saluton el Esperanto”. IPR 22/330
— paĝo 31 de la PDF —
La serio okazis ĉefe interrete. La unua el la eventoj estis la virtuala renkontiĝo „Konigo de Esperanto” en la 22-a de aprilo, kun ĉeesto de pli ol 400 studentoj. S-ro Longarko (Zhang Changsheng), prezidanto de la loka Esperanto-Asocio (en la urbo Changzhou), invitita de la universitato kiel Einstruisto antaŭ kelkaj jaroj, kaj s-ro Johano Huang, prezidanto de IKEFNord-Ameriko, kiu loĝas en Kanado, partoprenis en la evento kiel gastoj. En la renkontiĝo, s-ro Longarko kondukis la virtualkunvenon kaj s-ro Johano Huang prelegis pri la situacio de Esperanto en la mondo kaj reliefigis ĝian internacian komercan valoron. Precipe li prezentis siajn internaciajn komercajn spertojn, kiuj jam aperis en lernolibro de usona universitato. Studentoj tre interesiĝis pri Esperanto kaj ĝiaj valoroj en diversaj kampoj kaj vigle faris demandojn kaj la gastoj respondis. Ankaŭ la estro de la Studenta Societo raportis pri siaj aktivadoj por la Societo kaj Esperanto-kurso en la universitato. Krom la renkontiĝo, dum la serio okazis ankaŭ kolektado de salutkartoj kaj poezia voĉlegado en Esperanto. Kiel juĝisto s-ro Longarko prijuĝis la voĉlegadojn kaj elektis gajnintojn por la unuaj tri lokoj plus kelkajn laŭdindajn partoprenintojn. La serio ne nur tre stimulas la vivon de la studentoj, sed ankaŭ stimulas iliajn aspirojn al Esperanto kaj ĝia aplikado en diversaj kampoj. La organizanto ne nur intencis disvastigi nian lingvon, sed ankaŭ provis instrui pri internacia komercado per Esperanto. Informis: Longarko
Germanio TORPEDO (Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia) en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo Tempo: 30.09.-03.10.2022 Organizanto: GEC (Germana Esperanto-Centro, Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo), kaj AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, landa sekcio de ILEI) Loko: DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6 (Interkultura Centro Herzberg) Temo: Fakprelegoj, prezentadoj, spertinterŝanĝo pri instruado de Esperanto, metodika trejnado. Enhavo: Raportoj, analizoj pri reta instruado, spertoj pri virtualaj kursoj, babilrondoj ktp., komparado kun metodoj por tradiciaj, ĉeestaj kursoj. IPR 22/331
— paĝo 32 de la PDF —
Trarigardo de retaj instrumaterialoj, didaktikaj helpiloj, virtualaj lernoproponoj, kompilado de listo de rekomendataj, taŭgaj lernmaterialoj, vortaroj, helpiloj por malpli spertaj gekolegoj. Informado, detaloj pri la novtipaj UEA/KER-ekzamenoj (B1-C2). Aliĝilon, detalojn, informojn pri rabatoj, subvencioj bv. peti de: zsofia.korody@esperanto.de. Zsófia KÓRÓDY
Italio La itala sekcio de ILEI ploras pro la perdo de du el siaj plej gravaj kaj laboremaj membroj: sinjorino Elvia Belluco el Padovo kaj profesoro Pedro Aguilar Solà el Torino. Elvia estis kolegino, kun kiu facilis kunlabori. Kun granda dankemo memoras ŝin la multnombraj gelernantoj de KIREK, la itala Komputil-Reta Esperanto-Kurso. Ŝi instruis la lingvon pere de ĝi al 251 homoj kaj 49 el ili fariĝis vere aktivaj uzantoj de Esperanto. Ŝi estis lerta tradukinto kaj kunlaboris en la pretigo de la vortaro Itala-Esperanta de Carlo Minnaja. Ankaŭ por la Esperanto-grupo de Padovo la forpaso de s-ino Elvia estas grava perdo. (surfote videblas Elvia Belluco kun profesoro Humphrey Tonkin) Sekve de grava kormalsano forlasis nin profesoro Pedro Aguilar Solà la 14-an de junio 2022. Li estis instruisto de la hispana lingvo kaj multe faris por pli efika instruado de Esperanto. Li daŭre instruis pere de ĉeestaj kaj perretaj kursoj kaj seminarioj, je kiuj ni povis profiti. Ankoraŭ dum la tuta pasinta jaro li gvidis kurson por homoj, kiuj deziris prepari sin al la triagrada ekzameno ĉe la Itala Instituto de Esperanto. Lia lernolibro en la itala Corso intensivo di Esperanto per allievi e autodidatti (Intensiva kurso de Esperanto por lernantoj kaj memlernantoj) estas tre ofte uzata dum niaj kursoj, ĉar ĝi enhavas ankaŭ ŝlosilon de la ekzercoj. Jen kelkaj voĉoj de samideanoj, kiuj konis persone prof. Pedro: IPR 22/332
— paĝo 33 de la PDF —
„Dum la pasintaj monatoj Pedro instruis (rete! kaj tio estis lia heroa ago!) la belecon de Esperanto, la poezion, la literaturon kaj (indignoplena!) ankaŭ la gramatikon de Esperanto al ni, gekursanoj de tria-grada kurso. Li konis persone la gigantojn (kiel Kalocsay, Baghy …) kaj rakontis pri ili al ni rava-reve! Ni, gekursanoj, havis la honoron koni lin kaj, estontece, eble ni rakontos al novaj gekursanoj pri Pedro. Mi scias, ke mi fieros, ĉar mi konis lin, eble mi ankaŭ diros, ke mi estis lia lernanto (sed, tion mi diros nur post necesa studado!)”. Paolo SCOTTI La dioj decidis ke mi mortu malrapide pecon post peco. Jen alia peco de mia vivo, kiu malaperas! Ĝis Pedro! Amike Renato CORSETTI El ĉiuj homoj, kiujn mi konis en mia vivo, Pedro estis la plej nobla. Li nenion petis por si kaj ĉion donis al la aliaj, en Venezuelo kaj en Italio. Por honori lin, ni memoru pri liaj proponoj, ankaŭ koncerne la postkursan agadon, tio estas la organizitaj regulaj programoj de niaj kunvenoj. Gian Carlo FIGHIERA La tuta teamo de la kurso KIREK kaj mi persone perdas karan amikon. Pedro helpis al ni kaj estis ĉiam ĉe nia flanko pere de siaj instruoj. Antaŭ nelonge mi parolis kun li per telefono pri la venontjara Universala Kongreso de Esperanto en Torino, en kiu li nepre deziris partopreni kune kun multe da eksaj gelernantoj de KIREK. Por honori lian memoron ni daŭrigu niajn studojn kaj realigu liajn revojn! Daniele BINAGHI
Serbio Post plurjara paŭzo la landa asocio Serbia Esperanto-Ligo (SEL) refondiĝis en 2021. Ekde decembro 2021 SEL organizis 5-monatan kurson de Esperanto kunlabore kun la Asocio de Tradukistoj de Serbio. La retan kurson gvidis Jovan ZARKOVIĆ (Zarkoviĉ), prezidanto de SEL kaj membro de ILEI, kaj Živanko (Ĵivanko) NOVAKOV. Ĝin sukcese finis 6 kursanoj per ĉeesta IPR 22/333
— paĝo 34 de la PDF —
ekzameno komence de junio en la sidejo de la landa asocio, el kiuj 2 same sukcese partoprenis ankaŭ la retan KER-ekzamenon de UEA.
Post tiu ĉi kurso tuj komenciĝis somera ekzercado por kursfinintoj, sub la gvido de Živanko NOVAKOV, por teni la akiritan lingvoscion freŝa ĝis la komenco de la daŭriga kurso planata por aŭtuno. Preskaŭ paralele kun la menciitaj kursoj – ekde februaro 2022 – estas organizata ankoraŭ unu kurso por komencantoj nevidantoj, kiun gvidas Nedeljka LOŽAJIĆ (Loĵajiĉ), membro de ILEI, estro de la landa Sekcio de nevidantaj esperantistoj kaj prezidantino de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj). Tiun ĉi retan kurson – kun kelkfojaj ĉeestaj renkontiĝoj – frekventas pli ol 10 partoprenantoj, kiuj uzas brajligitan lernolibron. Aranka LASLO
IPR 22/334
— paĝo 35 de la PDF —
AMO ĝis la jarfino Jen la reviziita plano por AMO ĝis la Jarfino.T = temo AMO 92: IKEF. Sept. 25 (dimanĉe). Kun nia komerca faka asocio, plejparte virtuala. IKEF kaj AMO jam bone kunlaboras teme kaj teknologie. T: Eŭrazia Ekonomia Komunumo (EEK). En bona ordo. AMO 93. Kubo planas seminarion fine de septembro aŭ komence de oktobro. Sekvos pli firmaj informoj. KEA havas iom novan estraron kaj revenas al la vivo post la kovima epidemio. AMO 94: Okt 28-30 en Triesto, Italio. Kunlabore kun ELF-AREK, nia faka asocio pri filatelo kaj kolektistoj. T: Arĥivado. M. Belošević (komisionano) partoprenos. AMO 95: Nov. 11-14, Kroatio, T: Vortara farado. Kadre de ilia jara ĉiujara aranĝo honore al Lucija Borčić. Espereble hibrida seminario per Zoom. AMO 96: Senegalo, decembre, proponata temo: T: Interafrika kunlaboro. Preparas kontribuon Burunda E-Asocio, sub gvido de la estrarano de UEA pri AMO, Jérémie Sabiyumva. Vi rimarkos, ke ni proksimiĝas al la centa seminario, kaj ni jam planas tion. Petoj por aldoniĝo al la ricevo-listo de la EKO-komunikoj bonvenas. Ni donos plian informojn pri AMO 100 en la sekva numero de IPR. Stefan MacGill
IPR 22/335
— paĝo 36 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits (la dua membro elektota). Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny, Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj (daŭrigo sur p. 39)
IPR 22/336
— paĝo 37 de la PDF —
/DQRYDƵR ni Kun-Kongresu!
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
56-a ILEI-KONGRESO DD$ǎJXVWR
Linjano Orsabla Lignano Sabbiadoro, Itala urbo
La 56a Kongreso de ILEI okazos en Italujo, en la strandurbo Linjano Orsabla (LiJQDQR6DEELDGRUR8′ ORNLƣDQWDPH]YRMHLQWHU9HQHFLRNDM7ULHVWRHQDPSOHNVDNRQJUHVHMRNLXSHUPHVRVDOƙLXMNRQJUHVDQRMNXQHORƣLPDQƣLNDMODERULNDMDQNDǎIHULL /D NRQJUHVHMR GLVSRQDV NDM VHQSDJH GLVSRQLJDV DO QLDM NRQJUHVDQRM SULYDWDQ SODƣRQDNYRSDUNRQROLPSLNDQQDƣHMRQSOXUDMQDOWUDQJDMQHNLSLWDMQVSDFRMQVSRUWDMQ HQDMQNDMHNVWHUDMQ (QODVDPDNRQJUHVHMRNDMVDPGDWHHVWDVDQNDǎLQYLWDWDOD D,-.GH7(-2NLR SHUPHVRVƣHQHUDODQNXQDQDQDOL]DGRQGHODSOHMWDǎJDMPDQLHURMHYROXLJLODLQVWUXDGRQGH(VSHUDQWRODǎQLDNRQJUHVDWHPR
Instrui Esperanton en lernejoj
3RUODOHUQHMDVLPSR]LRHVWDVSODQDWDMNRQWDNWRMNXQOD8QLYHUVLWDWRMGH8GHQRNDM 9HQHFLRDPEDǎNXQJUDYDMOLQJYDMVWXGRM 7UDODVHPDMQRHVWRVSURSRQDWDMDQNDǎPXOWQRPEUDMHNVNXUVRMSRUODNRQJUHVDQRMNDM LOLDMDNRPSDQDQWRMNDMSOXUQRPEUDMNRQFHUWRMGHODSOHMHOVWDUDMLQWHUQDFLDMDUWLVWRM
— paĝo 38 de la PDF —
Kotiztabelo
3RULQIRUPRMDOLƣRMPHQGRMGHORƣDGRHNVNXUVRMNWS KWWSV NRQJUHVRRUJ 3RUSHWLLQIRUPRMQNRQVLORMQVXJHVWRMQ LOHL#NRQJUHVRRUJ — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — —
$OLƣLOR
1RPRSHUVRQD __________________________ 1RPRIDPLOLD _____________________________________
Ƒ Ino Ƒ9LUR1DVNLƣGDWR _________________ Lando ____________________________________________ Adreso __________________________________________________________________________________ 3RdžWNRGR ________________ Urbo ____________________________________________________________ 5HWSRdžWR ______________________________ 7HOHIRQR M ________________________________________
Ƒ0LEH]RQDVLQYLWLORQ3DVSRUWDM QURBBBBBBBBBBBBBBdžWDWRBBBBBBBBBBBBBB¿QYDOLGGDWRBBBBBBBBBBBBBB 0LNRWL]DVSHU¼BBBBBBBBBNDMPLNRQWULEXDV,/(,DJDGRQSHU¼BBBBBBBBBSDJDQWHSHU
ƑQXQSHUNRQWDQWDPRQRƑ3D\SDODǎNUHGLWNDUWRƑ$O,/(,NRQWRƙHEDQNRƑ$O,/(,NRQWRƙH8($ 0LNRPSUHQDVNHODDOLƣRYDOLGDVQXUSRVWNRPSOHWDSDJRGHODNRWL]R’HWDORMSULODNRQWRM SD\SDOLQIR#HGLVWXGLRLW! NRQWR,/(,,1*EDQNR,%$1 1/,1*%%,& ,1*%1/$ $OGRQX¼VHYLSDJDVGHHNVWHU(ǎURSD8QLR ,/(,NRQWRƙH8($LOHNDLQGLNDQWH³,/(,.RQJUHVR´NXQNRSLRDOQLLOHL#NRQJUHVRRUJ!
3RUOD/LQJYD)HVWLYDORPLSURSRQDVSUH]HQWLODOLQJYRQ ___________________________________________ 0LNRQWULEXRVDOOD$UWD9HVSHURSHU ___________________________________________________________ $OLDMNRQWULEXSURSRQRMSRUODNRQIHUHQFDSURJUDPR ______________________________________________ $OLDMNRPHQWRMVXJHVWRMSURSRQRMPDQƣSUHIHURMNWS _____________________________________________ /RƣDGR SRYRVHVWLGHYLNDMQLWUDNWDWDSRVWH $OYHQGDWRBBBBBBBBBBBBBBBBBB)RULUGDWRBBBBBBBBBBBBBBBBBB /DNRQJUHVDQRMORƣRVHQJUXSDMƙDPEURMGHDǎSOLGDOLWRM.URPSDJDQWHHEODVPHQGLGXOLWDQDǎXQXOLWDQƙDPEURQƣLVGLVSRQHEORƑ0LGH]LUDVORƣLHQGXOLWDƙDPEURƑ0LGH]LUDVORƣLNXQ ________________________ Ƒ0LGH]LUDVORƣLHQXQXOLWDƙDPEUR 0DQƣROLPLJRMNDMDOLDMVFLHQGDMSHUVRQDMGHWDORM _________________________________________________ 0LNRPSUHQDVNDMDNFHSWDVODSDUWRSUHQNRQGLƙRMQNDMUHJXORMQHOOD.RQJUHVD5HJXODURS YGODUHWSDƣRQ
— paĝo 39 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en Blandoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por la C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de aŭgusto 2022, redaktofino por la sekva numero: la 31-an de oktobro 2022.
IPR 22/339
IPR 2022/4
PDF: en la arkivo de ILEI
— paĝo 1 de la PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 52 – trimonata
2022/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Ahmad Reza Mamduhi Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Adjévi Adjé Marija Belošević Laura Brazzabeni Jean-Pierre Cavelan Norma Cescotti Covelli Renato Corsetti Mireille Grosjean Isikawa Tieko Marija Jerković Anna Löwenstein Alessandra Madella Stano Marček Radojica Petroviĉ Josip Pleadin Ahmad Reza Mamduhii Hassano Ntahonsigaye Spomenka Štimec Nitta Takamichi Kristin Tytgat E. Vilisics Formaggio
“La Silka Vojo” el la jutuba kanalo de ILEI (vd. p. 13)
— paĝo 2 de la PDF —
ENHAVO Enkonduko (Ahmad Reza MAMDUHI) …………………………………………………………… 3 Sukcesa „Tago de Lernado” (Marija BELOŠEVIĆ) …………………………………………… 4 Kristin TYTGAT: Dulingvaj lernejoj en Bruselo ………………………………………………. 6 Nitta TAKAMICHI: Kiel lernantoj gajnas memfidon […] …………………………………… 9 Alessandra MADELLA: Pri la jutuba kanalo de ILEI………………………………………. 13 Intervjuo kun Jean-Pierre Cavelan (Alessandra MADELLA) …………………………….. 18 Ĉu Aĥilo aŭ la grekoj konkeris Trojon? (Renato CORSETTI) …………………………… 20 Kunspirado (Mireille GROSJEAN) ………………………………………………………………… 24 Intervjuoj de A. M. al S. Štimec, A. Löwenstein, E. Vilisics Formaggio…………… 27 El la landoj kaj sekcioj (IN, BI, IT, HR, MG) ……………………………………………….. 36 Tibor Sekelj refoje inter esperantistoj (intervjuo de Radojica PETROVIĆ al Renato CORSETTI kaj Ahmad MAMDUHI) …………………………………………………………… 42 Alvoko de la 56-a ILEI-Kongreso ……………………………………………………………….. 51 Esperanto per rekta metodo (Stano MARČEK) ……………………………………………….. 52 Informoj pri ILEI, redakciaj informoj ………………………………………………………….. 53
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Ahmad Reza MAMDUHI, Nr. 9, K. Iraj, Kh. Dowlatshad Gharbi, Kh. Farid-Afshar, Kh.Vahid Dastgerdi, Tehran-1916613514, Irano. Tel. +98 9122115419 (Telegram, WhatsApp). <mamduhi@gmail.com>. Universitata agado, ekstera komunikado kaj varbado, observanto kaj komitatano A ĉe UEA. Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. +7 919-670-25-34. <lena_espero@mail.ru>. Lerneja agado. Estrarano pri financoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio. ilei.kasisto@gmail.com (financoj). Tel.+374 55 279906 (Viber, WhatsApp), <karinko_arm@mail.ru>. Ekzamenoj. Vic-prezidanto: Alessandra MADELLA, via Prampolini 8, IT-43122 Parma, Italio, Tel. +39 0521 785582, <a.madella@tiscali.it>. Lerneja, universitata, scienca, landa kaj regiona agadoj (Orienta Azio), ekstera komunikado kaj varbado. Estrarano pri kongresoj: Laura BRAZZABENI, via San Filippo 52, IT-58031 Arcidosso (GR), Italio. <laura.brazzabeni@gmail.com>. Tel. +39 3286461063 (WhatsApp). Lerneja agado. Estrarano: Marija JERKOVIĆ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385 981771741. <mjerkovic@net.hr>. Lerneja kaj landa agadoj. Estrarano: Fernando PITA, Estr. Cel. Vieira 134, bl 3, ap 402; Irajá; Rio-de-Ĵanejro cep 21220-310, Brazilo. <magisterpita@gmail.com>. Tel. +55 21 98863-3854 (Telegram,WhatsApp). IPR, universitata kaj scienca agadoj, observanto ĉe TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. <radojica.petrovic.rs@gmail.com>. Tel. +381 64 8525321 (Viber, WhatsApp, Telegram). Eduk-projektoj, universitata agado, instrukapabligado.
IPR 22/42
— paĝo 3 de la PDF —
Enkonduko
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения, AdE1 Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet 1
AdE – Akademio de Esperanto
Sur la titolpaĝo: Grafikaĵo de Alessandra Madella el la „Silka Vojo” en la jutuba kanalo de ILEI (vd. p. 13) Sur la dorskovrilo: „Esperanto per rekta metodo” lernolibro de Stano Marček (vd. p. 52)
Karaj legantoj, Unue mi antaŭgratulas vin pro la proksimiĝanta novjaro 2023, kaj tiuokaze elkore deziras ĉian bonon por vi kaj viaj familioj. Samtempe mi memorigas al vi pri pagado de viaj kotizoj ĝis la 31-a de decembro por ricevi IPR 2023/1 ĝustatempe. Se ial ajn vi sukcesus pagi la kotizon nur post tiam, bv. samtempe informi pri tio ankaŭ nian karan kasistinon por ankoraŭ ricevi la unuan numeron de la revuo en 2023 nemalfrue. Ĉiam komenciĝo de nova jaro enpensigas kaj esperigas nin pri pli bonaj vivkondiĉoj kaj mondo. En la nuna tempo feliĉe ni plejofte bone scias kio plibonigas la mondon kaj kio male, plimalbonigas ĝin. Tamen, ne ĉiuj ni, kaj ne ĉiam, agas laŭ niaj lernitaj scioj, kvankam ni nun kredas, ke la plej bona kaj plej efika edukado estas tiu, kiu kondukas nin al ŝanĝiĝo kaj ŝanĝo. Se ni nur lernas ion pasive kaj ne utiligas tion aktive por plibonigi nin kaj nian medion, estas kvazaŭ kiel se ni fakte ne lernis tion. Tiaj lernado kaj edukado inkluzivas ĉiujn terenojn, ekz-e ĉu sociajn kaj politikajn, ĉu ekonomiajn kaj medicinajn. Ni kaj nia Ligo tre bonŝancas havi rolon en instruado kaj edukado – precipe kun internacia perspektivo danke al nia esperantisteco kaj la inkluzivemo, kiun tio donacas al ni. Ankaŭ en tiu ĉi numero de nia multjara organo ne mankas pluraj materialoj tiurilate, ĉu en tradiciaj kaj fizikaj kadroj, ĉu kadre de modernaj kaj virtualaj formoj. Bonvolu ĝui la legadon! Ahmad Reza MAMDUHI
IPR 22/43
— paĝo 4 de la PDF —
Sukcesa „Tago de Lernado” Jam tradicie, marda duontago estas rezervita al la „Tago de Lernado” en prizorgo de ILEI. Post du virtualaj „Tagoj de Lernado”, ĉi-jare denove ni havis la eblecon ĝui vivan kvin-horan programon kun temoj proksimaj al edukado kaj instruado. La ĉefa temo de la „Tago de Lernado” estis „Instruado de Esperanto laŭ diversaj lingvoj, kulturoj kaj regionoj” kaj subtemo „Pandemiaj spertoj kaj postpandemiaj tendencoj en instruado”.
Bedaŭrinde, la pandemio kaj ĝiaj postsekvoj grave influis la preparon de la evento. Kelkaj prelegantoj forfalis pro la fakto, ke ili ne povis vojaĝi. Surloke inter ok prelegantoj surpodiiĝis nur ses: unu preleganto entute ne alvenis pro manko de vizo kaj alia unu tagon antaŭe infektiĝis: Zdravka Metz (Kanado), Duncan Charters (Usono, vd. la foton), Katalin Kováts (Nederlando/
IPR 22/44
— paĝo 5 de la PDF —
Hungario), Orlando Raola (Usono) kaj Kristin Tytgat (Belgio). La prelego de Maritza Gutiérrez (Kubo) estis prezentita en skriba formo1. Tradicie, oni enkondukas la programon per prezento de la eduka sistemo de la gastiganta lando. Tamen, pro amplekseco, oni donis atenton al Kebekio. Sekvis interesaj prelegoj, kiuj de diversaj flankoj proksimigis la ĉeftemon. Laŭ la impresoj de la partoprenantoj, la programo estis kvalita kaj interesa, kion montris la nombro de la kongresanoj en la salono. Espereble, oni povos legi la tekstojn de la prelegoj en IPR. La kompletan programon dum kelkaj monatoj pretigis Marija Belošević (Kroatio). Surloke gvidis ĝin Duncan Charters kaj Orlando Raola. Marija BELOŠEVIĆ
aŭskultantoj de la prelegoj (foto de Katalin Kováts) 1
NdlR – Versio de ŝia prelego aperis en IPR 2015/4, p.4-9. Vi povas elŝuti ĝin ĉe: https://www.ilei.info/pdf/Ipr154\_elibre\_huicfehfvuih.pdf
IPR 22/45
— paĝo 6 de la PDF —
Dulingvaj lernejoj en Bruselo Ĉu solvo por la plurlingveco de la lernantoj?2 de Kristin TYTGAT (Belgio) I. Bruselo, la ĉefurbo de Belgio, havas ministron de multlingveco. Lia tasko estas grava, ĉar en la urbo de 1,2 milionoj da loĝantoj kaj de 180 nacioj estas parolataj pli ol 100 lingvoj. Por pli bone funkciigi la komunikadon en la kosmopolita urbo, por plifortigi la sociajn ligojn inter ĝiaj enloĝantoj kaj por faciligi la laboreblecojn, multlingveco fariĝis prioritato por la brusela ministro kun la nomo Sven Gatz. Lia celo estas, ke ĉiuj bruselanoj fariĝu trilingvaj. Ili devas paroli la francan kaj nederlandan, la du oficialajn lingvojn de la urbo, kaj plie la anglan, mondan lingvon de ekonomiko kaj kulturo. Krom tio li ankaŭ konsideras la fakton, ke la hejmaj lingvoj de la bruselanoj tre gravas por efika komunikado en la urbo. Ĉu trilingveco de ĉiuj enloĝantoj estas realisma celo? Ni povos reveni al tiu demando pli poste. Por atingi la celon de plurlingveco, pluraj politikaj partioj en Bruselo volas krei dulingvajn lernejojn en la urbo. Nun infano lernas en nederlandlingva aŭ franclingva lernejo kaj ne estas vere dulingva je la finstudo. Krome, sciencistoj pruvas, ke plurlingveco stimulas la aktivecon de la cerbo. Sendube por trovi laboron post la studoj, plurlingveco estas granda avantaĝo. 2
Prelego dum la Tago de la Lernado, la 9-a de aŭgusto 2022, okaze de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo
IPR 22/46
— paĝo 7 de la PDF —
Pro tiuj kialoj politikistoj petis sciencistojn en bruselaj universitatoj krei projekton de dulingvaj lernejoj. Estas fakto, ke la nuna instruado en Bruselo ne plu respondas al la multlingva realo de la urbo. Pro tio la franclingva Libera Universitato de Bruselo kaj ĝia nederlandlingva partnero komencis plurajn esplorprojektojn rilate la temon. Problemo por starigi dulingvajn lernejojn kuŝas en la jura strukturo de Belgio: la nederlandlingva instruado en Bruselo dependas de la flandra komunumo, same kiel en Flandrio, la norda regiono de Belgio. La franclingva instruado dependas de la franclingva komunumo, same kiel en Valonio, la suda regiono de Belgio. La regiono Bruselo neniel havas la rajton interveni en tiujn kompetentecojn. Sekve la infano, aŭ ties gepatroj, devas elekti aŭ nederlandlingvan lernejon aŭ franclingvan. Krei dulingvajn lernejojn, kie ambaŭ instrulingvoj estas egalrajtaj, donas konstituciajn problemojn. Certe ekzistas pluraj solvoj por eliri el tiu ĉi malfacila situacio, unu solvo pli drasta ol la alia. Sed sendube la projekto bezonas tempon kaj juran eltrovemon por esti realigata. II. Intertempe CLIL-instruado ekde la infanĝardeno povas jam esti tre efika. CLIL (Content and Language Integrated Learning aŭ Enhava kaj Lingva Integrita Lernado) estas instruado de ne-lingva fako en fremda lingvo. En la franca EMILE signifas „Enseignement d’une Matière par Intégration d’une Langue Etrangère”. Tiu tipo de instruado estas ŝajne tre sukcesa en Kanado, dulingva lando. Jam en la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento lernejo en Montrealo eksperimentis kun tia instruado. Grupo de anglalingvaj gepatroj volis, ke la lingvaj baroj inter la angla kaj franca lingvoj malaperu, sed ili vidis, ke la influo de la franca lingvo en la provinco de Kebeko kreskas. La gepatroj volis, ke iliaj infanoj estu dulingvaj por trovi bonan laboron en la regiono. La paraleloj inter Montrealo kaj Bruselo estas okulfrapaj: en Bruselo, ĉefe franclingva urbo, la nederlandlingvaj lernejoj havas pli prestiĝan reputacion. Infanoj kun alia gepatra lingvo ol la nederlanda venas lerni tie. Kvankam la urbo estas ĉefe franclingva, kiel jam dirite, la laborlokoj postulas ofte dulingvecon. Sekve la lernado en nederlandlingva lernejo tre gravas por la estonteco de la infanoj. Tre ofte ili poste venas studi en nederlandlingva universitato en Bruselo. Eĉ la venonta reĝino de Belgio
IPR 22/47
— paĝo 8 de la PDF —
sekvas tiun sekuran itineron por certe esti estontece dulingva por siaj civitanoj, se tiam Belgio ankoraŭ ekzistos. ‘Eniĝo’, ‘mergiĝo’, ‘enakviĝo’ (immersion france kaj angle) aŭ CLIL estus bona aliro por tiaj postuloj. La infanoj lernas EN alia lingvo anstataŭ alian lingvon. La dua lingvo (L2) ne estas aparta fako sed instruilo por lerni matematikon, geografion ktp. Por tia instrumetodo oni bezonas du instruistojn, kiuj ĉiam uzas la saman lingvon kun la infanoj. La instruisto, kiu uzas L2, ne povas traduki al L1, la gepatra lingvo. Bona kunlaboro inter la du instruistoj de L1 kaj L2 estas bezonata. La pedagogia celo estas dulingveco, la demokratia celo estas, ke ĉiuj infanoj povu partopreni en tiuj lecionoj. La evoluo de la intelekto de la infanoj estas pozitiva, ĉar la intelekto ricevas multajn stimulojn pro la daŭra ŝaltado de unu lingva sistemo al la alia. Infanoj devas serĉi ekvivalenton por konceptoj kaj havas sekve pli flekseblan cerbon. Ilia memorkapablo estas pli granda ol tiu de unulingvaj infanoj. Se oni komencas tre frue la CLIL- instruadon, la kognaj avantaĝoj estas tre grandaj. Multlingva instruado pozitive efikas sur nian cerbon: ni pli rapide, pli facile lernas. Ju pli da stimulado de la neŭronoj en la cerbo, des pli da neŭronaj ligoj estas kreataj laŭ la neŭropsikologoj. La rezulto estas, ke la cerbo pli bone funkcias. Tio ne nur estas la kazo kun infanoj, sed okazas dum lingvolernado ĉe ĉiuj aĝuloj. Plurlingvaj infanoj lernas pli facile aliajn fremdajn lingvojn, ĉar ili estas lingve pli konsciaj. Tion pruvas pluraj studoj. Tiuj studoj konstatas, ke plurlingvaj homoj daŭre devas reformuli kognajn konceptojn, esprimojn kaj lingvajn strukturojn de unu lingvo al la alia. Tio faras ilin lingve tre fleksiĝemaj kaj rapidaj. Unulingvaj infanoj tradukas de unu lingvo al la alia laŭvorte, kiam ili lernas fremdan lingvon. Pro tio ili estas pli rigidaj kaj pli malrapidaj en la formulado de konceptoj, esprimoj kaj strukturoj. III. Kiuj estas la praktikaj konsideroj? 1) Krom la kono de la nederlanda kaj franca lingvoj, la ministro Gatz ankaŭ revas pri kono de la angla lingvo ĉe la lernantoj. Konsiderante ke ili jam ofte havas ankoraŭ alian hejman lingvon kiel ekzemple la araban aŭ la turkan, oni devas supozi, ke tiuj infanoj devas fariĝi IPR 22/48
— paĝo 9 de la PDF —
kvarlingvaj. Tio jam estas tre granda defio, kiu eble por multaj ne estas atingebla kaj kiun eĉ la Eŭropa Unio ne postulas. 2) Kiel aspektos tiuj lernejoj en la praktiko? Ĉu la lernantoj povos elekti, kiuj estas L1 kaj L2 kondiĉe ke oni plivastigos la CLILinstruadon? La kostoj por funkciigi la lernejojn estos sendube altaj, ĉar oni devas antaŭvidi ĉiujn strukturojn duoble por la infano, kiu estos de komenco aŭ nederlandlingva aŭ franclingva, sed kiu devos ricevi egalrajtajn eblojn. La evoluo de la projekto certe estos sekvinda, ĉar ne estas dubo, ke dulingvaj lernejoj estas utilaj kaj necesaj en Bruselo.
Kiel lernantoj gajnas memfidon kaj kial tio gravas por la tuta komunumo Nitta TAKAMICHI Ĉu Esperanto estas facila por azianoj? Tiu retorika demando estas vaste kundividita inter Esperantoparolantoj en Orientazio. Por kompreni la situacion, vi povas turni vin al la listo de kontribuintoj en ĉiu broŝuro de internaciaj revuoj. Alie, sufiĉus unu-du klakoj en la retejo de Monato por scii, kiom da azianoj okupas Monaton. Supozeble, vi ne tro mirus, se vi okupiĝas pri Esperanto-movado longtempe. „Forta movado” ne signifas membrokvanton de ĉiu organizaĵo, sed membrokvanto malkreskas ĉiam pli lastatempe. Do, anstataŭ maltrankviliĝi pri malmultiĝo de membroj, estas realisme okupiĝi pri plibonigo de kvalito de spertoj de ĉiu lernanto, ĉar tion ni povas fari. Por ŝanĝi la situacion, antaŭ jaroj mi lanĉis internacian konkurson KIK2 (Konkurso Internacie Kontribui) kun relative granda monpremio. La sistemo estis simpla. Ĉiu partoprenanto gajnas poenton kontraŭ sia kontribuaĵo. Kaj homoj kundividas tutan sumon de la premio laŭ poentoj. Nome, valoro de unu poento pli grandiĝas en malpli evoluintaj landoj. Homoj, kiuj rimarkis tion, tuj aliĝis al la konkurso. Sed ial, aliĝintoj ne kontribuis al revuoj. La situacio ne facile ŝanĝiĝis. Mi, kiel organizanto de la konkurso, rekte IPR 22/49
— paĝo 10 de la PDF —
demandis kelkajn, kiuj estis sufiĉe kapablaj por ekverki en la lingvo. La respondo estis simpla. Ili diris ke „Mi ne havas memfidon.” Mi ne scias, ĉu estas firma strukturo en la lingvo aŭ en la komunumo por malhelpi aktivan partoprenon de azianoj. Tamen rigardante edukadon en japana Esperantujo, mi sentas, ke tie mankas ia strukturo por havigi memfidon al ĉiu lernanto. Tial en mia privata kurso PRILUMI, mi penas kuraĝigi kaj motivi homojn. Fruktojn de senĉesa kuraĝigo kaj konstanta motivado vi povas vidi en niaj atingoj: ni sukcese varbas niajn lernantojn por KER-ekzamenoj kaj okazigas sesiojn plurloke; lernantoj ĉe mi verkas kaj kontribuas al internaciaj revuoj; unu el tiuj gajnis la 3-an premion de la Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento ĉi-jare. Gravas ne nur „kuraĝigi”, sed ankaŭ „nemalkuraĝigi”. En la artikolo por Premio Mauro La Torre mi klarigas kial, montrante ĉefajn studojn de la kampo kaj kiel praktiki mian instrumetodon, dezajnita surbaze de homa transkona sistemo kaj aktiva lernado. En la metodo oni uzas kartojn, tamen tiuj ne ĉiam estas kvar-angulaj. La formo mem gvidas lernantojn por instinkte rimarki gramatikajn regulojn de Esperanto. Homoj ne eraras facile, ĉar la kartoj limigas homan eraron. (Pri tio mi parolos poste.) Alia karakterizaĵo de la metodo estas tio, ke ĉiu sesio okazas en senĉesa interparolo inter instruisto kaj lernanto. Dum la sesio instruisto kuraĝigas kaj laŭdas, se tio ne maleblas. Kaj fine de la sesio lernanto jam estas kapabla finverki rakonteton per du frazoj. Tiam lernanto rimarkas, ke per lernitaj gramatikaĵoj kaj vortoj oni jam povas esprimi ion en la lingvo. Tiel naskiĝas Esperanto-lernanto kun memfido. La metodo baziĝas sur ĝisnunaj atingoj en la metodika kampo, de klasikaj artikoloj aŭ libroj de Lev Vygotsky (1896-1934), Caleb Gattegno (1911– 1988), B.F. Skinner (1904-1990), Albert Bandura (1925-2021) kaj aliaj ĝis artikoloj aŭ eksperimentoj en moderna epoko. Nome, la metodo estas dezajnita por realigi idealan lernadon ĉe lernantoj: interparolo, demandoj kaj konsiloj subtenas lernostrategion ĉe lernantoj; ĉiu ŝtupo estas malgranda por ne malkuraĝigi lernantojn kaj por doni al ili memfidon; (mal)facileco estas modera por ĉiu lernanto, por ke homoj lingvemaj kaj mallingvemaj ambaŭ povu ĝui lernadon; lernanto povas uzi sian instinkton por rimarki ion; ofta interago gvidas lernantojn al problemsolvo; ankaŭ pri fleksebleco de vortordo kaj akuzativo, kiuj ne malofte konfuzas homojn, oni povas lerni en 20-30 minutoj. IPR 22/410
— paĝo 11 de la PDF —
Jen la kartoj uzataj en sesio.
Unue oni lernas kiel elparoli kaj kie kaj kia estas la akcento de la lingvo, uzante kartojn de O-vortoj. En la praktiko, lernanto pli kaj pli kapabliĝas kaj kreskigas en si memfidon. Sekvas A-vortoj, verbo, kaj -as, -is, -os. Por fari verbon de infinitivo al as-modo oni ne devas senkuraĝiĝi. Eble vi iam vidis, ke homoj senkuraĝiĝas en la tasko fari „scias” el „scii” kaj „as” aŭ „konas” el koni kaj as. En japanlingva medio, tio estas unu el tipaj malfacilaĵoj por malkuraĝigi komencantojn. Mi ŝatus demandi: „Ĉu tiaj malkuraĝigaj aferoj estas necesaj por kapabliĝo?” En la metodo, danke al kartoj bone formitaj, oni ne devas sperti tion. Kartoj estas tre utilaj por lerni vortordon de Esperanto, ĉar oni ne devas skribi ĉiufoje kaj povas facile movi „vortojn” tien kaj reen. En ĉiu vortordo oni povas konstati strukturon de frazo. (vd. foton de karto sekvapaĝe) La sistemo, kiu instigas metakognadon ĉe lernantoj, instigas mem rimarki danke al kartoj kaj ofta interago kun instruisto rezultigas jenajn rakontetojn el du frazoj post 20-30-minuta sesio. IPR 22/411
— paĝo 12 de la PDF —
Jen la rakontetoj post ĉiu sesio. Kato ploras, ĉar muso manĝis kukon. Aŭto kuras rapide, kaj hundo ĝojas. Birdo flugas, ĉar bebo atendas. Kato dormas, sed muso laboras.
11-jara lernejano faris jenan frazon. Saĝa muso bele kuris, sed saĝa kato muson manĝos. Por kompari, ni vidu atingojn de Esperanta „Silent Way” en la libro de Oene Hoekstra (1923-1999) „La esplor-kreiva vojo, apliko de humanisma lingvoinstrua modelo”. Tie Hoekstra montras du skribaĵojn, kiujn verkis lernantoj post 20-hora lernado. Estas tre bonaj atingoj post 5 tagoj da lernado, tamen rimarkeblas tie iom da eraroj pri literumo kaj pri gramatiko. Kvankam en sesio, kiun mi proponas en la artikolo, ne eblas finverki tiom longan skribaĵon (ĉar la sesio daŭras nur IPR 22/412
— paĝo 13 de la PDF —
20-30 minutojn), tamen en la metodo oni ne povas erari ĉe literumo kaj gramatiko. Esperanto ne estas tre facila lingvo por azianoj, kiuj neniam ellernis t.n. eŭropajn lingvojn. Tial malgrandaj ŝtupoj, kuraĝigo, interago, kaj kontentiga rezulto, ĉiuj ĉi tiuj estas gravaj. En la fino de la prelego okaze de VEKI-3, oni demandis min, ĉu Esperanto estas facila por azianoj. Mi respondis, ke tio ĉi estas „puzlo”, kiun ni povas ĝui, en la senco, ke tro facila puzlo devas esti teda. En tiu senco ni estas tre feliĉaj solvi ĝin. Mi faris pli ol 100 sesiojn post la unua sesio de la 17-a de majo 2014. Tamen mi ne certas, ĉu mia artikolo estus utila por eŭroplingvanoj. Povus esti „superflua”. Ĝis nun ne nur unu fojon mi deziris, ke homoj en Eŭropo, Sud- kaj NordAmerikoj imagu la situacion de edukado en Azio. Sed por lingvemaj eŭroplingvanoj, kiujn mi povis renkonti ĝis nun, ne estas facile imagi tion. Tial enmanigo de la Premio Mauro La Torre forte kuraĝigas min, kiu aktivas for de la loko kie Mauro La Torre lasis brilajn atingojn kaj provojn por tiamaj kaj nunaj samlingvanoj. Kun dankoj al la familio La Torre kaj ILEI, mi esperas, ke la Premio plu instigos kaj kuraĝigos instruistojn kaj esploristojn de la lingvo Esperanto.
Pri la jutuba kanalo de ILEI de Alessandra MADELLA (Italio) Certe ĉiuj ILEI-membroj jam scias, ke la Ligo havas sian propran jutuban kanalon, „Esperanto + Edukado ILEI”3. Ĝi estis kreita la 11-an de aŭgusto 2017 fare de Mirejo, kiu estas ĝia posedanto. Ĝis la 30-a de oktobro 2022, la dato kiam tiu ĉi artikolo estis finverkita, ĝi jam akiris 36 946 vidojn kaj 599 aliĝintojn. La nomo de la kanalo devenas de ideo de la franca samideano Didier Janot, laŭ kiu gravas klare montri al la ekstera publiko, ke ILEI estas 3
Vidu ĉe https://www.youtube.com/c/EsperantoEdukadoILEI/featured.
IPR 22/413
— paĝo 14 de la PDF —
Esperanta asocio, kiu ĉefe zorgas pri edukado. Dum la jaroj, iĝis administrantoj de la kanalo homoj el diversaj mondopartoj, laŭ indiko de la estraro. Ankaŭ tio eble iel influis la ŝanĝojn en la landa distribuo de la publiko. En 2019 la spektantoj estis plejmulte el Brazilo, sed ekde 2021 ili iĝis plejmulte el Hispanio kaj Italio. La geografia distribuo de la tuta publiko de la komenco ĝis nun, kalkulita laŭ vidoj, estas la sekva: Hispanio (16,4%), Italio (12,5%), Brazilo (2,4%), Francio (1,3%), Japanio (0,7%), Sud Koreio (0,6%), Usono (0,3%), Kanado, Rusio, Hungario (0,2%), Slovakio, Svislando, Pollando, Ukrainio kaj Germanio (0,1%). Sekvas Romanio, Argentinio, Meksikio, Malajzio, Kostariko, Belgio, Britio, Norvegio, Kolombio kaj aliaj. La kanalo de ILEI sendube atingas plurajn kontinentojn, kiel devus esti kanalo de vere internacia asocio, kvankam ĝia centro estas ankoraŭ Eŭropo. Ni devus, do, daŭre labori cele al ĉiam pli granda internaciigo de la enhavoj kaj de la publiko. Kompreneble, ni devas ankaŭ konsideri, ke en kelkaj landoj ne ĉiam facile eblas spekti Jutubon. En tiuj kazoj ofte indas cirkuligi almenaŭ kelkajn el la plej allogaj videoj ankaŭ per lokaj sociaj retejoj. Ekzemple, la svis-hispana ILEI-membro Maximiliano Garcia faris tion en la pasintaj monatoj pere de sia kanalo en la apo WeChat en Ĉinio. Li alŝutis tien la unuajn tri partojn de la „Granda Homa Ĉeno” (simbola projekto de ILEI por vide montri la valoron de Esperanto kaj edukado, kiuj pace kunligas la homojn de la mondo) kaj artajn videojn kiel la filmeto „La Silka Vojo” de MA-GA filmoj pri la ujgura nacio de la ĉina provinco Xinjiang. La miloj da homoj, kiuj spektis tiujn videojn en Ĉinio, estas pruvo de la interkultura altiro kaj bonvenigo de niaj enhavoj en malsamaj formoj kaj kuntekstoj. Kiel la nuntempa ĉefa prizorganto de la jutuba kanalo de ILEI ekde novembro 2021, mi havas kelkajn administrajn rajtojn, kiuj interalie ebligas al mi vidi la statistikojn de la kanalo kaj de la unuopaj videoj. Mi decidis prezenti kelkajn el ili en tiu ĉi artikolo, por helpi nin konkrete pripensi kiel eblas pli bone videbligi Esperanton kaj ILEI en socia komunikilo kiel Jutubo, interesi novajn spektantojn kaj revenigi ilin al ni kiel eble plej ofte. Mi precipe komparos la datumojn de 2021 (de la 1-a de januaro ĝis la 31-a de decembro) kun tiuj de 2022 (de la 1-a de januaro ĝis la 30-a de oktobro 2022), kun la celo helpi per la ekzemplo de tiu detala esplorado aliajn respondeculojn de Esperantaj komunikiloj. Indus certe fari seriozan komparan analizon de tiuj ĉi statistikaj datumoj kun tiuj pri aliaj Esperantaj jutubaj kanaloj, precipe de la plej grandaj internaciaj asocioj. Tiamaniere, ni povus pli bone kompreni la malsamajn partojn de la Esperanta kaj potenciale Esperanto-ema publiko, kiujn ni kune atingas, pli efike pripensi nian IPR 22/414
— paĝo 15 de la PDF —
respektivan altir-kapablon por malsamaj publikoj kaj tiel fortigi niajn apartajn ecojn, cele al la komuna atingado de ĉiam pli vasta reto da spektantoj.
Araba karavano el la filmeto „La Silka Vojo” de MA-GA Filmoj. Desegnis Alessandra Madella. En 2021 la jutuba kanalo de ILEI ricevis entute 8 220 vidojn (23% pli da vidoj kompare kun la antaŭa jaro), kun 551,7 horoj da spektado kaj 96 novaj aliĝintoj (38% malpli kompare kun la antaŭa jaro). En 2022, malgraŭ la du monatoj ankoraŭ mankantaj al la fino de la jaro, la datumoj jam altiĝis al 21 269 vidoj, 664,7 horoj de spektado kaj 218 novaj aliĝintoj. Evidentiĝis, do, granda kresko, kiu dependas verŝajne de la elekto koncentriĝi pri pli mallongaj, sed pli allogaj videoj, male al la kanalo UEAviva de Universala Esperanto-Asocio, kiu privilegias longajn prelegojn kaj kongresojn. Multaj esploroj parolas pri la pli mallongiĝanta atento-kapablo de la publiko de sociaj komunikiloj. Malmulte da videoj, eĉ longaj, kapablas kapti la spektantojn por pli ol 1 minuto kaj duono. Sed homoj pli volonte spektas ankaŭ iom pli longajn videojn de kanaloj, je kiuj ili jam fidas kaj kiujn ili IPR 22/415
— paĝo 16 de la PDF —
jam povis rekte sperti kiel interesajn. Ili kompreneble ankaŭ pli volonte prezentas ilin al geamikoj. Povas esti interese iel kompari la popularecon de la videoj dum la lastaj du jaroj por pli bone kompreni la daŭran laboron kaj la diversajn strategiojn de konstruado de tiu intereso. La plej intensan koncentriĝon da vidoj en 2021 ricevis kune alŝutita grupo pri VEKI-2 dum la somero (la nacia vespero pri Benino, la granda debato pri Afriko, la komitatkunsido ktp). Sekvis en novembro du aliaj kune alŝutitaj videoj: la alparolo de Maximiliano Garcia dum la Monda Konferenco pri Edukado ĉe UNESKO kaj la prelego de Bruĉjo Kasini pri la instrua projekto „30 Oraj Horoj” dum la renkontiĝo por la projekto VERDEN de Erasmus + en Parmo, Italio. La plej spektita unuopa video en 2021 estis la franca prezentado pri la „Kungfua Kunikleto” (2 359 vidoj), sekvata de la voĉlegado fare de Mirejo de intervjuo al Miguel Herberg pri la Kunikleto (678) kaj ŝia prezentado de ILEI por Amo-seminario (335). Sekvis la alparolo de Maximiliano Garcia ĉe UNESKO (273) kaj la prezentado de la nova eldono de la Manlibro fare de Katalin Kováts (227). Kompare kun tio, la plej intensa koncentriĝo da vidoj en 2022 ricevis en aŭgusto la samtempe alŝutitaj videoj de la triagrada ekzameno de Esperanto dum la Itala Kongreso de Brescia, la klarigo de Jo Mo pri la origino de la vorto „kadeto”, la dua parto de la „Granda Homa Ĉeno”, Gafur Mirzo pri Uzbekio kaj la portretoj de la germana pentristino Helga Plötner. La plej spektitaj unuopaj videoj en 2022 estis denove la franca prezentado pri la „Kungfua Kunikleto” (1 946) kaj la intervjuo al Miguel Herberg (839), la komenco de la „Granda Homa Ĉeno” (730), sekvataj de la juna japana samideanino Chieri Minami rilate al la UNESKO-celoj pri daŭripova evoluigo (715), la artema filmeto „Koloroj” de Maximiliano Garcia (618) kaj la unua leciono de Esperanto en la araba kadre de la Esperanto-kursaro Tibor Sekelj (599). Resume, ni povas vidi, ke la granda kresko de nia publiko en 2022 dependas de nia disponebleco akcepti divers-tipajn kontribuojn, de muzikaj al artemaj al engaĝitaj, sen forgesi la ĉefan rolon de edukado. Publik- kaj partoprenorientitaj iniciatoj ne nur por esperantistoj, kiel la „Granda Homa Ĉeno”, same helpis nin larĝigi la atingatan publikon. Fakte, pli profunda esplorado montras al ni, ke lastatempe novaj spektantoj revenis al la kanalo precipe por videoj kiel „Kion faras la instruistoj meze de la nokto?” (animacia varbado por la virtuala kongreso de ILEI VEKI-3), „Volete studiare l’esperanto?” (animacia varbado por kursoj de Esperanto en Italio), la tri unuaj partoj de la „Granda Homa Ĉeno”, „Helga Plotner: pentristino” kaj „Jo Mo: la eta hundo IPR 22/416
— paĝo 17 de la PDF —
faris grandan vojaĝon”. La kazo de la unua video estas precipe interesa: multe da homoj klare alvenis al nia kanalo serĉante ne „Esperanton”, sed „Irma Vep”, titolo de televida serio de la franca reĝisoro Olivier Assayas, inspirita de film-serio de Louis Feuillade en 1914. Tamen, ili poste amase revenis por spekti aliajn videojn de nia kolekto. De tiu vidpunkto, ne estas strange, ke la instruado de Esperanto en la araba iĝis vere populara ne je la momento de sia publikado, sed kiam la publiko larĝiĝis en multe da aliaj direktoj kaj la voĉo pri ĝi komenciĝis pli vaste cirkuli. Pruvo de tio estas ankaŭ, ke en la multe pli impona jutuba kanalo UEAviva la sama video pri instruado en la araba ricevis nur 123 vidojn dum 6 monatoj, kio estas trioble malpli. En sociaj komunikiloj la rekta vojo pri varbado ne ĉiam estas la plej efika: tio estas nepre pripensinda afero, kiun oni ne devas forgesi. Tiu strebado atingi publikon, kiu povas interesiĝi pri Esperanto, el ĉiuj eblaj direktoj kaj fonoj donis siajn pli videblajn fruktojn en la juniĝo kaj genra reekvilibriĝo de nia publiko. En 2021, la statistike signifa publiko estis 100% virinoj pli ol 65-jaraj kaj 99% ne uzis subtitolojn. La ĉefaj regionoj de tiu publiko estis Hispanio (15,7%), Italio (9,6%), Brazilo (2,8%), Francio (1,7%) kaj Sud-Koreio (0,7%). La tuta tempo de spektado de la aliĝintoj al la kanalo, kompare kun la ne-aliĝintoj, estis nur 38,2 %. Male, en 2022, la ĉefaj regionoj iĝis Hispanio (21,8%), Italio (17,9%), Francio (1,1%), Brazilo (1,0%) kaj Japanio (0.9%). La tempo de spektado de la aliĝintoj al la kanalo, kompare kun la ne-aliĝintoj, iom kreskis al 40,6% kaj 99% de la spektantoj daŭre ne uzis subtitolojn. Vira spektantaro denove aperis kaj eĉ atingis 59,8%. La aĝo de la nova publiko estas miksita: 44,5% estas inter la aĝoj de 55 kaj 64 jaroj, kvankam restas ankoraŭ 55,5% pli ol 65-jaraĝa. Ni povas parenteze rimarki, ke la publiko inter la aĝoj de 55 kaj 64 povus esti konstituata de instruistoj aŭ aliaj laboristoj, kiuj atingis en siaj institucioj pozicion de sekureco kaj respekto, aŭ de junaj emeritoj, kiuj povus havi tempon kaj energion kontribui al nia movado. Temas, do, pri grava grupo por realigi la celojn de ILEI enkonduki Esperanton en lernejojn kaj pli vaste en la vivon de niaj socioj. Samtempe, tiu pli larĝa kaj diversa publiko garantias al ni ankaŭ pli grandan videblecon ĉe internaciaj institucioj, kiuj zorgas pri edukado, kiel ekzemple UNESKO. Ankaŭ la maniero trovi la videojn iom ŝanĝiĝis. En 2021 oni faris tion ĉefe pere de retejoj kaj apoj, kiuj montris kunligojn de la videoj (34,2%) aŭ pere de serĉado en jutubo (20,1%). Nur 13,6% de la trafiko alvenis rekte de la aliaj paĝoj de la jutuba kanalo de ILEI. Sed en 2022 niaj videoj estas trovataj ĉefe el la paĝoj de nia kanalo (30,3%) kaj iom malpli ofte pere de la indikoj IPR 22/417
— paĝo 18 de la PDF —
de aliaj retejoj kaj apoj (28,4%). Tiu evoluo ŝajnas reflekti la fakton, ke jam sufiĉe kreskis la „fido” de nia publiko, kiu daŭre revenas al nia kanalo por trovi novajn informojn, sciante, ke ili povas esti interesaj, allogaj kaj sufiĉe variaj por reprezenti diversajn flankojn de Esperanto kaj edukado. Konklude, ni povas esperi, ke tiu fido daŭre plialtiĝos ankaŭ en la venontaj jaroj, ligite al niaj temoj de edukado al paco, daŭripoveco, interkultura komprenemo kaj internacia kunlaboro pere de Esperanto.
Intervjuo kun Jean-Pierre Cavelan pri Zamenhof-biografio Jean-Pierre Cavelan, arta nomo Yanpetro Kavlan, estas pentristo de Nico, Francio. Dum VEKI-3, li prezentis sian kunlaboran bildstrian projekton Zamenhof-biografio https://photos.app.goo.gl/h854JC2eciXWmdAdA. Li nun afable akceptis respondi al pliaj demandoj de Internacia Pedagogia Revuo pri sia verko. AM: Alessandra Madella YK: Yanpetro Kavlan AM: Kiel vi renkontis Esperanton? YK: Mi renkontis Esperanton en mia hejmo, ĉar mia patro iĝis la unua esperantisto en mia familio en 1964. Poste mia frato sekvis lian ekzemplon en 1970 kaj mi eklernis la lingvon de Zamenhof nur post tri jaroj. Mia edzino kaj mia patrino sekvis nin poste. AM: Kio estas laŭ vi la rilatoj inter pentrado kaj Esperanto? YK: Pentri liberigas la imagon, danke al kio la dialogo kun si mem kaj eventuale kun la aliaj iĝas pli facila. Sed pentrado ne permesas ekspliciti la ideojn. „Ĉi tio ne estas lingvo”, povintus skribi la pentristo René Magritte. Por eksplicite kaj reale komuniki, interŝanĝante informojn kaj ideojn, lingvo nepre necesas. Por komuniki kun sia najbaro, loka lingvo ne nur utilas, sed indas esti amata de siaj bonŝancaj parolantoj. Por sin liberigi el ĉia etnocentrismo, Internacia Lingvo restas la sola solvo. Oni certe ŝatas la lokon, kie oni vivas, kiam oni ne sentas sin enfermita en ĝi. Ĉi tiu amo de libereco kondukis min al lernado kaj praktikado de la lingvo Esperanto. Do, por mi IPR 22/418
— paĝo 19 de la PDF —
Pentrado kaj Esperanto kompletigas sin reciproke kaj restas intime ligitaj. AM: Ĉu vi bonvolas paroli al ni pri via longdaŭra projekto „Zamenhofbiografio”? YK: Mi multe deziras interesi la esperantistaron pri ĉi tiu projekto, kiu naskiĝis antaŭ 27 jaroj kaj de tiam dormas en la malnovaj kartonaj desegnujoj de mia pentrejo. Mi estis preskaŭ forgesinta pri ĝi, kiam antaŭ kelkaj semajnoj mi ĝin retrovis, provante ordigi mian ejon. Fakte, en la jaro 1995 mi renkontis René Centassi (Renato), kiu estas kunaŭtoro de la franca libro L’homme qui a défié Babel, poste tradukita al Esperanto kiel La homo kiu defiis Babelon. Tiam Renato proponis al mi krei bildstrion de la libro. Mi tuj komencis la projekton, sed mallonge poste Renato mortis kaj mi ne sentis min kapabla daŭrigi la verkon sola. Plue mi havis multe da aliaj laboroj, ĉiam pli urĝaj, kiuj voris mian tempon …Tial la projekto endormiĝis kaj mi preskaŭ forgesis pri ĝi. Sed, kiam mi retrovis ĝin, mi tuj ekkonsciis, ke nun la kondiĉoj estas tute malsamaj. Intertempe Interreto ekis kaj per ĝi kunlaborado iĝis ege pli facila. Tial la projekto vigle revekiĝis kaj jam interesas multajn aliajn samideanojn. AM: Kial vi elektis la akvarel-teknikon por ĝi? YK: Akvarelo kaj inko estas la plej rapidaj kaj simplaj teknikoj por obteni bildojn kaj tuj ciferecigi ilin. Oni eĉ povas krei virtualan akvarelon rekte ciferece, sen uzi paperon. Plue, akvarelo permesas obteni bildojn, kiuj bonege adaptiĝas al la legado sur ĉiuj ekranoj. La provaĵoj jam montritaj ŝajne plaĉas al la publiko. AM: Kiel vi esploradis pri la rakonto? YK: La unua fonto de historiaj informoj estis la libro de Renato Centassi kaj Henri Masson. Sed estus tre interese reekzameni la tutan historian kuntekston dum la vivo de Zamenhof. Mi invitas la publikon kunlabori por helpi min prezenti kiel eble plej ĝuste la historion de la movado dum kaj post la vivo de Zamenhof. Tio estas ankaŭ granda ŝanco kune lerni per esplorado kaj per komunikado pri gravaj temoj. Korekti la tekston de la bildstria libro aŭ aldoni notojn al ĝi kaj diskuti ĝian enhavon povus trafe kaj utile esti temo de lecionoj por lokaj grupoj ktp. Mi mem zorgos pri la fina korektado kaj stila kohero, sed granda laboroe estas bezonata por atingi perfektecon. AM: Ĉu vi pensas pri ebla tradukado al aliaj lingvoj krom E-o kaj la franca? YK: Certe. La internacia publiko ludas grandan rolon, ĉar per tradukoj al IPR 22/419
— paĝo 20 de la PDF —
pluraj lingvoj tiu ĉi projekto por la esperantistaro celas interesi ankaŭ neesperantistojn de diversaj lingvo-grupoj kaj reklami samtempe favore al Esperanto. Ankaŭ en tiu senco, ĝi povus iĝi bona pedagogia helpilo. AM: Pri kiuj aliaj artaj projektoj vi uzis Esperanton kaj aliajn lingvojn? YK: En mia poliptiko titolita SPACTEMP (olea pentraĵo sur tolo, kiu mezuras 9 kvadratajn metrojn) mi uzis Esperanton en la verko kaj en ĝia koncepto. Plue mi kreis originale en Esperanto la bildstriojn Momo, Kuniks la kuniklo kaj Gu kaj Pil. Mi ankaŭ verkis originale en Esperanto mian libron Taglibro de vojaĝo. AM: Dankon, kara Yanpetro. Espereble multe da samideanoj helpos vin en via laboro.
Ĉu Aĥilo aŭ la grekoj konkeris Trojon? Pri ILEI kaj ĝiaj sekcioj. Ĉiuj junaj eŭropanoj en iu momento de sia eduka kariero renkontas la militon de Trojo aŭ en la lernejo per lernado de la poemo de Homero, Iliado, aŭ en la kinejo, per unu el la multaj filmoj bazitaj sur tiu poemo. Iusence Homero estis speco de praa ‘milita raportisto’, kiu, kiel faras modernaj raportistoj, ne nur raportas la eventojn, sed samtempe adaptas ilin al la linio de la propra lando aŭ de la propra gazeto. En la tempo de Homero la ĝenerala penso postulis, ke oni sukcesas venki militojn nur, se viaj dioj helpas vin. [Komparu la Biblion, se vi ne kredas min]. Kaj krome specialaj individuoj, kiuj havas iun apartan rilaton kun unu el la dioj, estas la ĉefaj agantoj. Pro tio ni scias ĉion pri Aĥilo, la greka heroo, liaj kolero kaj amoj, kaj apenaŭ ion pri la miloj kaj miloj da grekoj, kiuj batalis kaj mortis por konkeri la urbon, kaj ankoraŭ nun ni penas kompreni, kio vere okazis. Kaj tio, kio vere okazis, estis, ke greka armeo batalis kontraŭ la regnaro de Asuŭa, en kiu estis la urbo Wilusa [=Ilios], kaj konkeris ĝin de la antaŭa imperio hitita. En tiu longa milito la kvar tagoj, dum kiuj Aĥilo koleris, estis neglektinda eventeto kompare kun la cento da bataloj kaj la multaj miloj da mortintoj. IPR 22/420
— paĝo 21 de la PDF —
Sed kiel ĉi tiuj mitaj rakontoj rilatas al Esperanto kaj ILEI, kiuj estas aferoj modernaj, eventuale eĉ postmodernaj. La rilato estas en la menso de la esperantistoj, kiuj, kiel la publiko de Homero, volas aŭdi pri la heroaĵoj de la herooj kaj ne pri la jardeka laboro de la greka armeo por konkeri Trojon, en nia okazo por disvastigi Esperanton. Finfine la heroaĵoj estas io bela, kiel la vorta batalo inter Blinkenberg kaj Lapenna en Montevideo dum la asembleo de Unesko kaj la laboro de la amaso da membroj de ILEI estas io banala. La ĉefa mesaĝo, kiun mi volas doni, estas tiu ĉi: kiu realigas la celojn de ILEI? Ĉu la prezidanto? Ne, li devas fari belajn inaŭgurajn paroladojn kaj komuniki al la membroj vizion de la estonta ILEI. Ĉu la komitatanoj? Ne, ili devas decidi, kiu ricevu la revuon je duona prezo post la konferenco kaj kvereli inter si pri la lasta amendo al la regularo. Kiu do devas realigi la celojn de ILEI, kies unuan celon mi kopias el la statuto: Artikolo 4 TASKOJ POR ATINGI LA CELOJN 4.1 Unuigi instruistojn kaj instruantojn esperantistajn en la mondo por sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn kaj por celtaŭga instruado de Esperanto. Laŭ mi la membroj de ILEI, la normalaj, sennomaj membroj tra la landoj, tiuj, kiuj pagas sian kotizon kaj pacience dormas dum la tro longaj festparoladoj, estas la ĉefaj agantoj. Ni supozu, ke ni volas disvastigi Esperanton en Mongolujo aŭ en Svedujo kaj instruigi ĝin en la mongolaj kaj svedaj lernejoj. Ĉu la prezidanto povas fari ion pri tio? Li nek parolas la mongolan nek la svedan kaj li loĝas en alia mondoparto. Tre malverŝajne li povas fari ion tian. Ĉu la komitatanoj povas fari tion? Se ILEI havas aktivajn mongolan kaj svedan komitatanojn kaj estraranon pri landaj sekcioj, kiu helpas ilin, certe ili povas fari multon. Sed ankaŭ ili estas unuopuloj, kaj tio, kion unuopulo povas fari en 24 horoj estas io limigita. La plej granda helpo, kiun ili povas doni estas „4.1 Unuigi instruistojn kaj instruantojn esperantistajn en la ‘… propra lando’ por sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn kaj por celtaŭga instruado de Esperanto.” Do, en la fino ni venas al la veraj laborkapblaj homoj. Temas, por daŭrigi per niaj ekzemploj, pri la instruistoj kaj instruantoj de Esperanto en Mongolujo kaj Svedujo, alivorte la landaj sekcioj de ILEI. IPR 22/421
— paĝo 22 de la PDF —
Nun mi defias, iun ajn kiu volas esti defiata, nei, ke la listo de sekcioj, reprezentantoj kaj kontaktpersonoj estas io formala kaj neniel funkcianta por atingi la unuan celon de la artikolo 4. Ekzistas kompreneble esceptoj, sed unu mano kaj duono sufiĉas por nombri ilin. Sekve, ni ĉiuj provu rekonstrui la laboran strukturon de ILEI. Por fari tion, ni, la centraj babilantoj, devas diri al la sekcioj tion, kion ni atendas de ili, kio estas resumita en folio, kiu devus vaste cirkuli inter la membroj de ilei: ~~~ Idealaj taskoj de landa sekcio de ILEI 1. administraj – kontakti ĉiujn instruistojn kaj instruantojn de Esperanto en la lando kaj proponi al ili membriĝi en ILEI – kolekti la kotizojn kaj sendi ilin al ILEI – teni adresaron de ĉiuj membroj de ILEI en la lando – funkciigi sistemon de interkontaktado inter la landaj membroj de ILEI, kiuj aŭtomate konsistigas la landan sekcion. 2. Esperanto ĉe lernejoj/universitatoj – informi pri Esperanto instruistojn kaj lernantojn en sia lando – aranĝi kursojn kaj prelegojn pri Esperanto en lernejoj kaj universitatoj – aranĝi Esperanto-konkursojn por lernejanoj – eldoni materialon kiel legolibrojn taŭgajn por lernejanoj 3. Esperanto ĉe Esperanto-kluboj – aranĝi kursojn en lokaj Esperanto-kluboj – varbi lernantojn 4. Aliaj taskoj – disponigi lernomaterialon taŭgan por la lando/lingvo – interŝanĝi ideojn kaj spertojn kun la aliaj landaj sekcioj – partopreni la kampanjojn de la ĝenerala ILEI – aranĝi trejnadon de la landaj instruistoj kaj instruantoj – varbi profesiajn instruistojn por ke ili organizu en sia lernejo „unu lecionon pri Esperanto”. Renato CORSETTI, membro de ILEI kaj instruanto de Eo, kiu atendas, ke ILEI petu ion de li
IPR 22/422
— paĝo 23 de la PDF —
Ĉi-jaraj enketoj ĉe landaj sekcioj kaj reprezentantoj Sekve de diskutoj ĉi-jare oni enketos ĉe la landaj sekcioj kaj reprezentantoj ĉefe demandante pri la bazaj laboroj de ILEI, alivorte ĉu la sekcio de tempo al tempo kontaktas ĉiujn instruistojn kaj instruantojn de Esperanto en la lando, informas pri Esperanto instruistojn kaj lernantojn en sia lando, aranĝas kursojn pri Esperanto en la lernejoj de sia lando kaj por la esperantistoj en sia lando, partoprenas la kampanjojn de ILEI. Alivorte, iom pli banale: kiom da kursoj de Esperanto okazas en la lernejoj de via lando kaj kiom da kursoj por la ĝenerala publiko okazas en viaj landoj, inkluzive de la retaj. Ĉu vi kunligas la instruantojn de Esperanto en via lando? Renato CORSETTI helpanto de la estrarano de ILEI pri landaj sekcioj Jen modelo de raporto, kiun ILEI atendas de ĉiuj siaj sekcioj. Raporta modelo por Landaj Sekcioj de ILEI por 2021 Nomo kaj mallongigo en Esperanto: Japana Sekcio de ILEI/ILEI-JP Nomo kaj mallongigo nacilingve: 国際教育者エスぺランティスト連盟日本支部/ILEI日本支部 Jaro de fondo / Jaro de aliĝo al ILEI: 1986 / 2010 (reorganizite) Jura statuso: ne Rilato kun Landa Asocio de UEA: En kunlaboraj rilatoj Membro-nombro fine de 2021: Sume: 19, Detale: superaj 5, retaj 13, aliaj (HM,DM) 1 Nombro de rajtigitaj komitatanoj por 2021: 2 Retejoj kaj kontaktiloj sekciaj: Oficiala hejmpaĝo: ne Oficiala ret-adreso: tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp (kiel sekciestro) Ĉu via sekcio havas retgrupon: Jes. Ni plusendas gravajn, necesajn mesaĝojn de ILEI al niaj membroj per retgrupo. Laŭbezone, ni sendas kelkajn mesaĝojn eĉ al interesatoj ekster nia retgrupo. Revuo sekcia: Ekde 2014 ne aperis nia organo „LUCERNO”. Enlanda membrokotizo: ne Nuna estraro de la sekcio: Sekciestro: ISIKAWA Tieko tiekosanjo_103@bj8.so-net.ne.jp Tate 2-4-4-304, JP-353-0006, Siki-si, Saitama-ken IPR 22/423
— paĝo 24 de la PDF —
Sekretario/Kasisto: ISINO Masayo isino.masayo@nifty.com Higasi-komagata 3-11-5-301, JP-130-0005, Sumida-ku, Tokyo-to Mandato-periodo, tempo de la sekvaj elektoj: Du jaroj, la sekva elekto okazos en 2023 === Agado === Propraj aranĝoj dum 2021: Ni komencis la programon „Ni parolu!” en septembro. Ĝi estas japanversio de „Ekparolu!”. Japanoj ĝenerale hezitas paroli kun alilandanoj pro diversaj kialoj, do ni helpas al ili kutimiĝi al Esperanta interparolo kun japanoj unue kaj poste espereble kun alilandanoj. La kurso daŭras 30 minutojn, entute dek sesiojn, senpage. Ene de 2021 aliĝis al la kurso pli ol 20 personoj, kaj gvidis sep membroj de nia sekcio. La programo daŭras en 2022. Aranĝoj de aliaj kie la sekcio aperis: ne Propraj projektoj dum 2021: ne Projektoj de aliaj en kiuj la sekcio kunlaboris: ne Varba agado en Esperanto kaj naciaj lingvoj: Varbado okazis diversmaniere; okaze de Japana Esperanto-Kongreso, Esperanto-seminario de Japana Esperanto-Instituto, pere de „La Revuo Orienta”, la organo de JEI ktp. Sekciaj kontaktoj kun ne-esperantistaj organizoj kaj projektoj: Unu el niaj membroj aktivas en JACTFL (Japan Council on the Teaching of Foreign Languages) kaj sukcesis videbligi Esperanton dum iu simpozio. Konata E-instruado en via teritorio: En kelkaj universitatoj okazis oficialaj kursoj de Esperanto, kun 2 poentoj. Bedaŭrinde nia sekcio ne havas rektan rilaton kun iliaj gvidantoj. Aliaj atingoj en 2021: ne Enketila plenskribinto: ISIKAWA Tieko, sekciestro, 2022.06.07
Kunspirado de Mireille GROSJEAN (Svislando) En Greziljono, okaze de la staĝo „Printempas”, mi gvidis kurson por progresantoj, por homoj, kiuj intencas baldaŭ trapasi la KER-ekzamenon en nivelo C1. La grupo konsistis el ok personoj. Ni renkontis la radikon spir- kaj esploris pri ĉiuj eblaj kunmetaĵoj per tiu radiko. Aperis senspira, spirhaltiga, enspiri, elspiri…. kaj de estona IPR 22/424
— paĝo 25 de la PDF —
partoprenanto (ina), Piret, aperis „kunspiri”. En la estona lingvo tiu kunmetaĵo esprimas la kvaliton de kunlaboro, la harmonian kunvivadon de homgrupo. Tian „kunspiradon” ni fakte spertis, praktikis, ĉar mi lanĉis rolludojn kaj debatojn, kie ĉiuj laŭ sia emo kaj laŭ siaj kapabloj partoprenis kaj kontribuis. Ni eĉ konstatis praktikan rezulton de tiu „kunspirado”. Ni rimarkis la altan nivelon de franca partoprenanto, Paŭlo, kiu malgraŭ siaj grandaj konoj en gramatikaĵoj, penis meti la akcenton ĉe la vortoj; rezultiĝis ebena parolado glata kun frazfina akcento tute franceca. Ni provis ripetigi lin, deklamigi lin, sed la natura kutimo revenis en kura maniero (laŭ fama citaĵo: „Chassez le naturel, il revient au galop” – Forpelu la naturan manieron, ĝi revenas en galopo). Ni ne povis kantigi lin pro la proksimeco de alia laboranta grupo en apuda ĉambro. Mi esprimis mian vanan kaj sensukcesan pripenson pri iu rimedo, maniero, strategio, por fari, ke li „kantu” nian lingvon metante la akcentojn en la vortojn. „Eĉ GUto malGRANda konsTANte fraPANte….”. La postan tagon alia partoprenanto (ina), An, montris al Paŭlo sian komputilon. Sur la ekrano aperis teksto kun ruĝaj silaboj, tiuj, kiuj devas ricevi la akcenton. Li legis kaj, miraklo, la akcentoj aŭdiĝis. An, kiu kreis la programon, asertas, ke facile estas obteni aŭtomate tiujn kolorajn partojn en la vortoj. Ĉu tia programo helpos la esperantistojn, kies denaska lingvo ne konas tiajn akcentojn en la vortoj? Post la staĝo Piret komentas: Mi sincere dankas vin. Mi multe lernis pri la lingvo, sed eĉ pli pri instruado. Vi ne nur instruas la lingvon, vi instruas, kiel kompreni la mondon kaj homojn kaj kiel rimarki rilatojn. Interalie mi volas danki vin pro tio, ke mi rajtis paroli pri mia lando. Unue mi timis, ke mi ne kapablas rakonti sufiĉe interese kaj tiel forprenas la valoran tempon de vi, sed eble aliaj kursanoj tamen lernis ion novan. Por komenti la vorton „kunspirado”, vi mirinde bele kaj bone kaptis la signifon. En la estona lingvo la subjektivo HING signifas ANIMON kaj HINGAMA estas la verbo SPIRI. Mi aldonas la ĉefan ideon de la teksto, per kiu oni varbis nian XXV kantofestivalon en 2009 (La kantofestivalo nome havis la titolon „Kunspirado”.): La komuna radiko ne estas hazardo… ĉar spirado kaj la animo rilatas. Spirante en unu ritmo kun iu, oni povas renkonti sian animon. Ĉi tiu magio IPR 22/425
— paĝo 26 de la PDF —
funkcias, kiam dekoj kaj miloj spiras kune…. En ĉi tiu festo ni renkontos kaj tiujn, kiuj kantis kaj dancis antaŭ ni… kaj niajn samtempulojn….. Kiam vi spiras kune, via komuna animo ĉeestas.
komuna kantado Mirejo plu skribas: Tute prave Piret parolas pri kunspirado okaze de kantado. En koruso ĉiuj kantistoj enspiras kune, elspiras kune. Tio estas tre valora aktivaĵo ne nur por la korpo sed ankaŭ por la psiko. Mi volas mencii ĉi tie alian kunspiradon: tiun de la masaĝisto, kiu devas akordigi sian spirritmon kun tiu de la persono, kiu ricevas la masaĝadon. Iu premado sur iu akupunktura punkto okaze de ŝiacuo (japane 指圧, alilingve literumata kiel ‘shiatsu’ estas japana premmasaĝo) devas okazi dum elspirado de ambaŭ partoprenantoj, masaĝanto kaj masaĝato. Tiel la efiko de la masaĝo estas vere bona kaj saniga. Do kunspiri okaze de kantado kaj masaĝado estas konkretaj momentoj ĉe homgrupoj. La harmonia etoso okaze de laborado aŭ studado estas ne same konkreta, sed pli abstrakta. Ambaŭ bonvenas. IPR 22/426
— paĝo 27 de la PDF —
La ligoj inter kroata kaj ĉina literaturo Intervjuo de Alessandra Madella kun Spomenka Štimec4 Spomenka Štimec estas Esperant-lingva verkistino el Kroatio. Ŝi estis sekretariino de la Esperantlingva Verkista Asocio, kiun fondis Tibor Sekelj en Budapeŝto en 1982, kaj ŝi estas nun membro de la Akademio Literatura de Esperanto. La internacia literatura organizaĵo Esperanta PEN konsideras ŝin inter la kvin plej elstaraj verkistoj indaj esti kandidatoj por la Nobel-Premio pri Literaturo. En 2021, por celebri la Zamenhofan Feston, kiu estas tradicie la Tago de la Esperanta libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponis simbolan tutmondan legadon de ŝia libro „Hodler en Mostar” (2006). En tiu ĉi unua parto de la intervjuo, ŝi priparolas siajn esploradojn pri la ligoj inter kroata kaj ĉina literaturo. SŠ: Spomenka Štimec AM: Alessandra Madella AM: Kiam vi komencis vian esploradon kaj kolektadon pri la historio de Esperanta literaturo en Kroatio? SŠ: Mi laboris profesie por Esperanto en Internacia Kultura Servo (IKS) ekde 1972 ĝis la milito en Kroatio, 1991, fakte ĝis 1994 kiam mi forlasis la IKSon kaj enposteniĝis en la ambasadejo de Malajzio en Kroatio. IKS eldonis librojn, mi vivis apud Esperantaj libroj kaj riĉa Esperanto-Biblioteko. Mia oficejo estis Esperanto-Klubo en Str. Amruševa 5. Tra mia oficejo promenadis la plej grandaj kroataj tradukistoj el/al Esperanto. Mi estis parto de ilia vivo, kaj ili de la mia. En 1978 mi ricevis en la UK de Varna en Bulgario premion por la novelo „Nepagipova lando” kaj mi eniris la Esperantan literaturon. AM: Ĉu vi ofte persone vizitis aziajn landojn? SŠ: Jes. Legu mian libron „Geografioj de miaj memoroj”. 4
Aperis en Ĉina Radio Internacia (2022-01-04, http://esperanto.cri.cn/recomended2/3842/20220104/726254.html)
IPR 22/427
— paĝo 28 de la PDF —
AM: Kiu estis la unua traduko de la kroata literaturo al la ĉina lingvo? Kiun rolon ludis Esperanto en tio? SŠ: La unua traduko de la kroata literaturo al la ĉina okazis en Ŝanhajo, kie funkciis la eldonejo Ŝangiru, en 1931. Temis pri la verko „Konfeso” de la kroata instruistino Milka Pogačić. Esperantigis ĝin la instruistino Antonija Jozičić kaj presigis proprakoste la Esperantan eldonon en eta urbo ĉe la bosnia landlimo, Kostajnica en 1913!!! La tradukistino partoprenis en la UK de Krakovo en 1912. (En mia verko „Hodler en Mostar” mi sidigis ŝin malantaŭ Hector Hodler dum la UK… ). Mi ne scias, kiel la libro atingis Ĉinion. Tiutempe ĉinoj ne kutimis traduki frazon post frazo, de la tradukata libro, sed rakontis la enhavon de ĉiu ĉapitro. Tiel la tradukita teksto ne estas tro dika. AM: Kiel vi komprenis, ke Vasilij Eroŝenko ludis rolon en tiu traduko? SŠ: Mi demandis multajn ĉinojn, ĉu iu scias ion pri iu ĉina esperantisto Wang Luyan. Neniu aŭdis lian nomon. Neniu ĉino povis diri al mi ion pri li. Kaj tiam mi mem trovis spuron pri li en la interesega libro „Historio de Esperanto en Ĉinio”. Tie mi vidis foton de Vasilij Eroŝenko kaj lia akompananto Wang Luyan dum la komuna vojaĝo… kaj mi konkludis, kiu puŝis Wang Luyan okupiĝi pri tradukado de slava libro al la ĉina. Ĉinoj ŝatis Eroŝenkon. Kiam li malaperis el la publika vivo, ĉar li forveturis al norda Kolima, ĉinoj en rusaj gazetoj publikigis anoncon, ke ili serĉas Eroŝenkon. AM: Ĉu aliaj famaj libroj de la kroata literaturo estis tradukitaj al la ĉina en la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento? SŠ: La plej fama estas romano pri la konata kroata surĉevala ludo, kie oni ĵetas lancon por trafi ringon. Alka, estas la kroata nomo de ĝi. Oni ludas tiun ludon eĉ nuntempe, tre pompe, en festaj folkloraj vestoj. Tio estas granda turisma evento en la urbo Sinj. Pri iu ano de la ringludo la kroata verkisto Dinko Šimunović verkis romanon „Ano de l’ Ringludo”. Tiu romano estis esperantigita de d-ro Fran Janjiĉ kaj publikigita en Germanio en Lepsiko ĉe la eldonejo Ferdinand Hirsch und Sohn, 1926, ĉinigita fare de Su Fang Si kaj publikigita ĉe la sama eldonejo en Ŝanhajo en 1936. (Nun jam oni tradukis frazon post frazo.) AM: Ĉu nur esperantistoj konscias pri tiuj ligoj pere de Esperanto inter la kroata kaj ĉina literaturoj? SŠ: Tio estas iom konata kultura fenomeno en Kroatio. Sciis pri ĝi la politkisto Dražen Budiša, kiam li partoprenis ofican vojaĝon al la Ĉina IPR 22/428
— paĝo 29 de la PDF —
Parlamento. Li proponis, ke la donaco por ĉinoj estu represo de la traduko pri „Ringludo” en la ĉinan. Tiel nia modesta eldono el Ŝanhajo ricevis belan ŝtatan skatolon kun la kroata blazono kaj ĝi estis la oficiala donaco de la kroata delegacio al la ĉinaj kolegoj. Mi ne scias, ĉu iu alia Esperanta libro atingis tian „politikan karieron” kiel „Ano de l’ Ringludo”… AM: Kiujn planojn vi havas por venonta libro aŭ esplorado pri kroata Esperanto-kulturo? SŠ: Hu! Mi trovis ion mirindan en nia Esperanta biblioteko: granda estona poetino Hilda Dresen korespondis kun la kroata Esperanta poeto Josip Velebit duonjarcenton. Tio estas lirika historio… mi analizis centon da leteroj kaj finverkis hieraŭ nokte: „Hilda al Josip”.
Pri La Memoraĵoj de Julia Agripina – Intervjuo al Anna Löwenstein5 La fama brita verkistino Anna Löwenstein afable konsentis paroli kun ni pri sia lasta romano kaj pri siaj kursoj de verkado. AL: Anna Löwenstein AM: Alessandra Madella AM: Ĉu vi bonvolas paroli pri via lasta romano, LA MEMORAĴOJ DE JULIA AGRIPINA? AL: Temas pri Agripina, la patrino de la romia imperiestro Nerono. Mi komencis interesiĝi pri ŝi esplorante pri mia romano MORTO DE ARTISTO, ĝuste pri Nerono. Tiam mi komprenis, ke Agripina estas multe misprezentata de la romiaj historiistoj de tiu epoko. Modernaj historiistoj komencas rerigardi la situacion kaj kompreni, ke la vidpunkto de romiaj historiistoj ne vere akordiĝas kun la modernaj ideoj. Ili opiniis, ke ambicia aŭ potenca virino estas malbona virino. Sed en la nuna tempo, se virino volas aktivi en la politika mondo, ni ne plu pensas, ke ŝi havas ne-akcepteblan 5
Fonto: http://esperanto.cri.cn/recomended2/3842/20220112/727941.html. Publikigita: 2022-01-12
IPR 22/429
— paĝo 30 de la PDF —
ambicion. Agripina edziniĝis kun la imperiestro Klaŭdio kaj ŝi kunlaboris kun li. Kiel oni vidis ĝin tiam, Klaŭdio estis sub la rego de sia edzino. Nun ni dirus, ke ŝi tre bone kunlaboris kun sia edzo. Ili havis komunajn ideojn kaj realigis ilin kune. Tiu nova rigardo al Agripina interesis min kaj mi volis verki romanon pri ŝi. AM: Kiel ŝi estis malsama ol aliaj romiaj virinoj de la sama epoko? AL: Ŝi certe ricevis tre bonan edukadon, same kiel aliaj virinoj de la imperia familio. Sed ŝi ne volis resti en la ombroj. Ŝi volis esti aktiva en la politika vivo, same kiel viroj. Ŝi ne estis kontenta de tiu rolo, kiun oni tiam asignis al virinoj. Ŝi volis mem esti videbla. AM: Laŭ kiom da voĉoj estis verkita la romano? AL: Ĝi estis verkita laŭ tri malsamaj voĉoj. Mi montras scenojn, kiuj ilustras diversajn momentojn de la vivo de Agripina. Ili estas verkitaj en la tria persono, laŭ ŝia vidpunkto. Krom tio, Agripina verkas siajn memoraĵojn en la unua persono. Sed aperas ankaŭ ŝiaj pensoj dum ŝi verkas la memoraĵojn, ĉar ŝi foje kaŝas la veron aŭ mem inventas ion. La legantoj povas vidi tion, ĉar ili legis ankaŭ la scenon, en kiu la afero efektive okazis. AM: Ĉu tiuj memoraĵoj de Agripina vere ekzistis? AL: Jes, la historiisto Tacito aludas al la fakto, ke ŝi verkis siajn memoraĵojn. Li citas kelkajn faktojn el ili, same kiel la verkisto Plinio la Pli Aĝa. La memoraĵoj ekzistis, sed ili ne travivis. Tio lasas tre oportunan truon por verkisto de historiaj romanoj, kiu povas mem verki por Agripina. AM: Ĉu estis evoluo en la maniero, en kiu vi verkas pri virinoj en viaj romanoj? AL: En la unua romano estis tre ordinara virino, kiu poste fariĝis sklavino. En ĉi tiu romano mi verkas pri virino, kiu fariĝis la edzino kaj la patrino de imperiestro. Estas tute alia socia klaso. En la dua romano, MORTO DE ARTISTO, la viro estas la rakontisto. Estas malfacile verki tiun romanon el
IPR 22/430
— paĝo 31 de la PDF —
la vidpunkto de virino, ĉar virinoj malpli povis esti en la centro de agado, rilati kun la imperiestro kaj vidi ĉion, kio okazis. AM: Ĉu vi ĉiam pensas viajn romanojn rekte en Esperanto? AL: Ne, mi fakte verkis ilin en la angla. Sed mi konstatis, ke estas multe malpli facile eniri la angla-lingvan libro-merkaton ol la Esperantan. Nur la unua, LA ŜTONA URBO, aperis en la angla, dum ĉiuj tri Esperantaj versioj aperis kaj estas verŝajne multe pli sukcesaj ol ili iam ajn estus en la giganta angla-lingva merkato. AM: Kiel estas la traduka procezo de viaj romanoj? AL: Mi provas traduki ilin tre precize. Mia celo estas redoni precize la pensojn kaj la etoson de la originalo, eĉ iom ŝanĝante la precizajn vortojn. AM: Ĉu vi pensas, ke ankaŭ aziaj legantoj ŝatas viajn romanojn? Kiel? AL: Povus esti parte, ĉar mi uzas klasikan lingvaĵon. Verŝajne ili estas pli facilaj por ĉinaj aŭ japanaj legantoj. Krome, en LA ŜTONA URBO Bivana venas al Romo. Tiu kulturo por ŝi estas tute fremda kaj mi malpli faras supozojn pri tio, kion la legantoj jam scias, ĉar ŝi mem ne jam scias tion. Do eble tiu fremda kulturo iĝas pli facile enirebla por aziaj legantoj. AM: Kiu estas la kerna ideo de viaj kursoj pri verkado? AL: La ideo estas, ke oni disigu la du aspektojn: verkadon kaj redaktadon. La granda eraro, kiun aspirantaj verkistoj ofte faras, estas redakti tekston samtempe dum oni kreas ĝin. Fakte, tio ege malhelpas. Mi malkovris tiun rapidan verkadon dum mi legis librojn pri verkado en la angla. Mi provas prezenti ekzercojn, en kiuj oni verkas tre rapide kaj sen-redaktado kaj redaktas nur poste. Mi unue faris tion en Greziljono. La homoj tre ŝatis kaj volis daŭrigi ankaŭ poste. Do, ni kreis interretan grupon, kiu nomiĝas „8minuta verkado”. Ĉiu-semajne mi prezentas temon kaj la homoj devas verki pri ĝi por la posta semajno. Ankaŭ mia kurso pri literaturo dum la Itala Kongreso en Asizo ĉiu-matene komenciĝis per ekzerco: ok-minuta verkado. AM: Mi dankas vin.
IPR 22/431
— paĝo 32 de la PDF —
Esperanto por vigligi intereson pri la gepatra lingvo kaj pli efike lerni fremdan lingvon – Intervjuo al Elisabetta Vilisics Formaggio6 Elisabetta Vilisics Formaggio en la 80-aj jaroj faris unu el la plej gravaj eksperimentoj en Italio pri la lern-faciliga eco de Esperanto. En tiu ĉi intervjuo ŝi afable konsentis respondi al la demandoj de Ĉina Radio Internacia pri siaj spertoj. AM: Alessandra MADELLA EVF: Elisabetta VILISICS FORMAGGIO AM: Kiel naskiĝis en vi la ideo fari eksperimenton ĉe la elementa lernejo Nicola Rocca de San Salvatore di Cogorno, en la provinco Ĝenovo, Italio, inter 1983 kaj 1988? EVF: La ideo naskiĝis danke al la favoraj kondiĉoj: En la jaro 1982 mia Esperanto-kurso por plenaĝuloj estis frekventata de du instruistinoj deĵorantaj ĉe la lernejo, kies nomon vi menciis. Mi sugestis al ili utiligi Esperanton en la lerneja laboro, kiel kompar-lingvon kun la gepatra. Ili bone komprenis la validecon de tiu ideo, sed ankoraŭ ne sentis sin pretaj al tia tasko. Ili proponis kunlaboron: se mi okupiĝos pri la instruado de Esperanto, ili prizorgos ĝian praktikan utiligon en la propra edukprogramo. Mi akceptis la proponon. Sekvis du-jara fruktodona kunagado. AM: Ĉu vi bonvolus priskribi al ni la eksperimenton? Kion vi celis mezuri kaj kiel? EVF: Ni ne konsideris tiun ĉi iniciativon scienca eksperimento, ne estis ja nia intenco konfirmi aŭ rifuti iun hipotezon. Ni volis doni ian pluson al la lernantoj harmonie al la tradicia lernprogramo. Mi instruis Esperanton tra ludoj, praktikaj konversacietoj, legaĵoj, korespondado, direktante la atenton de la lernantoj ekde la komenco al lingvostrukturaj aspektoj: fonetikaj, grafikaj, morfologiaj kaj sintaksaj reguloj, kiujn la koleginoj uzis poste por 6
Fonto: Ĉina Radio Internacia, 2021-09-22, http://esperanto.cri.cn/eclub/enjoyreading/4204/20210922/703547.html
IPR 22/432
— paĝo 33 de la PDF —
plivigligi ilian interesiĝon pri la gepatra lingvo. En du jaroj la infanoj akiris konsiderindajn lingvajn konojn kaj kapablojn. Mi decidis dokumenti tion. Tiucele ni efektivigis diversajn skribajn kaj parolajn provojn kaj tiel nia iniciativo alprenis eksperimentajn trajtojn. Post tio niaj gelernantoj daŭrigis siajn studojn ĉe la Mezgrada Lernejo de Cogorno kaj tie ili komencis lerni la francan lingvon (1985). Kiam ili finis la tri-jaran ciklon, tiam – kun la konsento kaj kun la partopreno de la instruisto pri la franca – ni adaptis niajn testojn al tiu lingvo. Komparante la rezultojn kun tiuj rilatantaj Esperanton, ni akiris datenojn pri la lernfacilecaj diferencoj. La speciala situacio instigis min al plia esplorado. La gelernantoj de niaj iamaj Esperanto-klasoj en la mezgrada lernejo lernis en diversaj klasoj intermiksite kun aliaj geknaboj, kiuj ne lernis Esperanton. Tiuj ĉi lastaj partoprenis kune kun la unuaj en la fina testado. La komparado de la testrezultoj produktitaj de la du malsamaj kategorioj (kun kaj respektive sen Esperanto) permesis akiri ideon pri la propedeŭtika utileco de Esperanto por la posta lernado de la franca. AM: Kiel vi realigis la projekton laŭ praktika vidpunkto? EVF: Komence de la 1980-aj jaroj en la italaj unua-gradaj lernejoj ankoraŭ ne estis enprogramigita la deviga lernado de fremda lingvo. Estis ankoraŭ sufiĉe facile trovi tempon kaj disponeblon por la enkonduko de Esperanto laŭ elekto de la klas-instruistoj. Estis bezonata nur la konsento de la gepatroj de la koncernaj infanoj kaj tiu de la lernejestraro. Pri la akiro de tiuj konsentoj okupiĝis la du klas-instruistinoj. Mi ricevis la instrupermeson, kiel membro de la Itala Instituto de Esperanto, en kvalito de spertulo sensalajre kunlaboranta.
IPR 22/433
— paĝo 34 de la PDF —
La programo daŭris du lernojarojn, de la 9-a ĝis la 11-a jaraĝo de la infanoj. Partoprenis proksimume 30 gelernantoj dividitaj en du paralelaj klasoj. La lecionoj pri Esperanto okazis unufoje semajne en la posttagmezo, ekster la normala lerneja horaro, kaj daŭris 90 minutojn. Entute temis do pri proksimume 80 plusaj horoj dediĉitaj al Esperanto dum la du lernojaroj, La kunligoj kun la gepatra lingvo kaj kun aliaj lernobjektoj okazis kadre de la kutima instrutempo fare de la du koleginoj. Pro la manko de kontinueco kaj necesa dialogo inter la unua- kaj la dua-grada instrusistemo, en la mezlernejo, la antaŭaj lingvaj spertoj de la gelernantoj ne estis prikonsideritaj, kaj ties ebla propedeŭtika efiko ne estis konscie ekspluatita de la instruistoj. Mi pensis, ke la latentaj scioj povas porti tamen ioman avantaĝon en la studado de la franca lingvo. Scivole pri tio mi petis finan testadon. AM: Kiel respondis la gepatroj? EVF: La unuanima konsento de la gepatroj baziĝis sur ilia persona fido je la klas-instruistinoj, kiujn ili konis jam de tri jaroj. Ili akceptis la kromajn horojn kaj akompanis regule siajn gefilojn al la posttagmezaj lecionoj disvolvitaj de mi kaj regule partoprenataj de la koncernaj koleginoj. AM: Kiujn internaciajn rilatojn vi disvolvis pere de tiu ĉi eksperimento? EVF: Pro la limigita tempo disponebla mi devis rezigni pri rilatoj aparte engaĝaj. Mi elektis facile alireblajn kontaktojn kaj simplan korespondteknikon: mi petis kelkajn miajn konatojn en diversaj landoj sendi al la adreso de la klasoj bildkarton pri sia loĝurbo kun mallonga kaj facil-lingva priskribo. La iom post iom alvenantajn salutojn ni kune legis, tradukis kaj reciprokis. La lingva parto estis kompletigita per geografiaj esploroj, per la praktika uzo de poŝtaj servoj kaj aliaj edukvaloraj kunligaĵoj. Ni organizis plie Esperanto-tagon en la lernejo, en kiu partoprenis pluraj internaciaj familioj kun infanoj, vivantaj en Italio, krom franca-japana paro kun tri gefiloj. Tre bela sperto! AM: Kiuj homoj kaj institucioj helpis vin? EVF: La du klas-instruistinoj flegis la personajn kontaktojn kun la familioj kaj kun la lerneja medio, ili adaptis sian didaktikan programon al la projekto kaj memvole oferis 80-horan kromlaboron sen financa rekompenco. Sen tio mi estus povinta fari nenion. IPR 22/434
— paĝo 35 de la PDF —
La kolegino pri la franca lingvo en la mezlernejo akceptis nian peton kaj dediĉis du siajn lecionojn al la testado. Per tiu helpo ŝi ebligis la realigon de la esploroj. Kiel institucion, mi mencias la Italan Instituton de Esperanto, kies nomon mi rajtis uzi ĉiufoje, kiam necesis pruvi la seriozecon de la iniciato. Mi proponis kaj disvolvis ja mian laboron en la rolo de estro de ĝia Ĝenova Katedro. Domaĝe, por la prilaboro de testiloj kaj ilia aplikado, por la analizo kaj pritaksado de la rezultoj mi ne trovis helpon de spertulo, nek taŭgan modelon en la fakliteraturo. Mi klopodis fari ĉion per propra rezonado, sed dume mi sentis konstante la mankon de tiuj rilataj spertoj. Tio pezigis la taskon. AM: Ĉu vi sciis ion pri aliaj italaj kaj/aŭ eksterlandaj eksperimentoj? EVF: Jes. Mi legis pri pluraj kazoj priskribitaj en la pasinteco. Mi konis detale la du sinsekvajn internaciajn eksperimentojn de ILEI en la 1970-aj jaroj. Mi sekvis kun atento la admirindan laboron de gekolegoj en Italio (Giovanni Pala en Cagliari, Gianfranca Braschi Taddei en Cesena, Nicola Lasalandra en Bari, Mirko Marcetta en Sotto il Monte,…): ĉiuj iaspecaj eksperimentoj pri la lerneja instruado de Esperanto, ĉiuj apartaj kazoj kun malsamaj ecoj, ne kunordigitaj. Mi sciis pri la teorioj kaj la preparoj de propedeŭtikaj esploroj ĉe la Kibernetika Instituto en Paderborn (Germanio). AM: Ĉu vi estis jam partopreninta en aliaj eksperimentoj? EVF: Jes. Mi partoprenis en la tri-jara programo de la Kvinlanda Eksperimento, organizita de ILEI (1971-74), kun klaso de la Elementa Lernejo San Pier di Canne, Chiavari, kiu reprezentis Italion. El miaj spertoj tiu ĉi estas ĝis hodiaŭ la plej memorinda. Mi havis okazon ankaŭ gaste labori ĉe Kibernetika Instituto de Paderborn, kie mi helpis pretigi aŭdvidan materialon por Esperanto-lecionoj. AM: Kiel via eksperimento helpis al vi verki la lernolibrojn Ludu kun ni!? EVF: La enhavo de tiuj lernolibroj maturiĝis en mia menso dum multjara instruado. Lude lerni signifas laŭ mi sin-amuze malkaŝi ludregulojn kaj konscie apliki ilin en la plua ludado. Tio estis la bazo de mia instrumetodo, se temis pri Esperanto. La Ludu kun ni!-libroj estas instru-helpiloj por havigi al la infanoj simplan kaj regulan komunikilon, tra kiu ili povas kompreni, interalie, kio estas kaj kiel funkcias lingvo. La esploroj efektivigitaj ĉe la lernejoj de San Salvatore di Cogorno sugestis, ke tiu komunika modelo IPR 22/435
— paĝo 36 de la PDF —
taŭgas por plifaciligo de posta lingvolernado eĉ en itala-franca rilato, tiel aldoniĝis la subtitolo „Propedeŭtika lingvo-kurso por infanoj”. AM: Ĉu vi opinias, ke tia eksperimento estus pli facila aŭ pli malfacila hodiaŭ? EVF: Mi timas, ke hodiaŭ ĝi estus multe pli malfacila pro organizaj malhelpoj. AM: Ĉu vi havas konsilojn por homoj, kiuj ŝatus fari similan eksperimenton nun? EVF: Objektivecon kaj prudenton! Antaŭ ol proponi aŭ peti ion ajn de lernejaj instancoj, necesas prilabori tre seriozan, realigeblan, profesie kaj burokratisme akcepteblan planon kun eventualaj variantoj kaj havi klaran bildon pri propraj rimedoj.
El la landoj kaj sekcioj… Barato Alessandra Madella, vicprezidantino de ILEI, prelegis pri „La novaj ekzamenoj de Itala Instituto de Esperanto: testi kompetencojn kaj/aŭ kulturon” dum la 8-a internacia konferenco de Azia Asocio por Lingvo-testado (Asian Association for Language Assessment, AALA), kiu okazis ĉe Anna Universitato en Chennai, Tamil Nadu, Barato, de la 26-a ĝis la 28-a de oktobro 2022. Ŝi reprezentis Zaozhuang-Universitaton kaj ILEI. Ŝia raporto pri tiu interesa kaj bone organizita konferenco aperos en la venonta numero de IPR. Surfote: Nakamura Keita de Fondaĵo Eiken (JP), Peter Kegan de AucklandUniversitato (AU) kaj Shrimathy Venkatalakshimi de Anna-Universitato, Chennai IPR 22/436
— paĝo 37 de la PDF —
Burundo
En septembro de la jaro 2019, post ĉiuj paŝoj postulataj de la Ministerio pri Nacia Edukado, la landa Esperanto-Asocio en Burundo, A.N.E.B. akronime, malfermis infanlernejon, nomatan „La Espero” en la Esperanto-Centro de Rumonge, kie troviĝas la sidejo de A.N.E.B. mem. La unua jaro estis malfacile administrebla, ĉar la nombro de infanoj estis malalta, 9 infanoj entute. Sed nia instruistino klopodis kiel eble plej multe kvankam ŝi ricevis nesufiĉan salajron por instrui la infanojn. Jam antaŭ la apero de tiu ĉi infanlernejo, la loĝantaro de la distrikto Kanyenkoko estis feliĉa havi E-centron kun biblioteko en sia distrikto. Ankaŭ la gepatroj de ĉi tiuj infanoj ĝojas vidi siajn infanojn en la lernejo en la aĝo de tri jaroj, kiam en Burundo, ĝenerale, ni kutimas vidi infanojn de ses aŭ sep jaroj iri en la bazan lernejon por komenci la unuan klason. Post trijara laboro, nia infanĝardeno „La Espero” nuntempe havas 58 infanojn, tri instruistojn, direktorinon kaj unu gardiston. Ni fieras je tio, ĉar vidiĝas, ke la nombro de infanoj kreskas iom post iom. IPR 22/437
— paĝo 38 de la PDF —
La gepatroj estas malriĉaj pro la milito kaj ankaŭ pro la nuna situacio; tio signifas, ke ili ne alportas siajn infanojn multnombre kaj ni eĉ vidas iujn infanojn, kiuj forlasas la lernejon pro financaj problemoj aŭ malsano aŭ iu alia familia kialo. „La Espero”, nia infanlernejo, sekvas la nacian edukan programon de Burundo, sed ĉar ni volas, ke Eo evoluu kaj progresu, ni enmetis la Eo-kurson en la klashoraron de ĉiu semajno. Ni instruas la E-an lingvon por semi la lingvon en la kapon de la infanoj, kiam ili estas tre junaj (3-jaraj). Viaj konsiloj estas bonvenaj por bone atingi la celon. Ni eĉ bonvenigas eksterlandajn infanĝardenojn por korespondado kaj kunlaboro. La infanĝardeno havas programon nutri infanojn unu fojon semajne kaj tio kuraĝigas infanojn daŭrigi la lernadon kaj eĉ la gepatroj aplaŭdas tiun agon. Se ni pliigus la nombron de nutrado al du aŭ tri fojoj, tio helpus nin varbi multe pli da infanoj de la kvartalo. La infanĝardeno havas ludilojn en la korto de la lernejo (centro), por ke niaj infanoj ludu dum la paŭzoj; ni esperas, ke ni trovos donacantojn por altigi la nombron de ludiloj kaj tio ankaŭ faros, ke nia infanlernejo estu pli preferata de gepatroj; tio helpos por ke ni havu multe da novaj infanoj. Pro la nombro de infanoj, kiu daŭre kreskas, kaj ĉar niaj instruistoj kutimas doni hejmtaskojn ĉiusemajnfine al la infanoj, la lernejo bezonas fotokopiilon por faciligi ilian taskon, kaj ĉi-lasta ankaŭ helpos en la laboro de la lerneja administrado por la presado kaj fotokopiado de raportoj. Tre baldaŭ mi dediĉos sufiĉan tempon por ekrilati kun A.N.E.B., nia Nacia EsperantoAsocio en Burundo, kiu havas sian propran Centron, kie estas oficejo, ĉambro por vizitantoj, biblioteko kaj granda halo kun televidilo. A.N.E.B. atingis tion, ĉar estas donacantoj, kiuj ĉiam pripensas helpi la agadon de la asocio kaj la asocio ĉiam pretas ricevi aliajn donacojn por bonege antaŭenigi la movadon en la lando. Ni ĉiam profitas la okazon danki ĉiujn pro la bonkoreco helpi finance, morale kaj konsile por la evoluigo kaj progresigo de nia kara lingvo Esperanto. Hassano NTAHONSIGAYE IPR 22/438
— paĝo 39 de la PDF —
Italio Raporto pri la katedro de Esperanto de Trento kaj Bolzano Mi, subskribanta, Cescotti Norma Covelli, estrino de la katedro de Trento kaj Bolzano (Italio), instruas la Esperantan lingvon ekde la jaro 1986, tuj post kiam mi ricevis de la Itala Istituto de Esperanto la ateston de kvalifika kapabligo por la Esperanta instruado. De tiam mi pretigis multnombrajn lernantojn por la ekzamenoj de la unua kaj dua niveloj. Nuntempe mi gvidas la Esperantajn kursojn proponitajn de la Itala Esperanto-Federacio, kun la oficeja permeso de la Itala Istituto de Esperanto. Ili komenciĝis en novembro 2021 sur nia regiona platformo (info@esperanto.trento.it) kaj daŭris ĝis la duono de februaro post la fino de la dek kvin lecionoj proponitaj komence; ok lernantoj partoprenis en la kursoj sed poste, iom post iom la nombro malpliiĝis kaj je la fino el ili restis nur kvar, kiuj deziris daŭrigi la lernadon. La kursoj, do, pluiris dum la tuta somero, senpaŭze, ĝis la oka de oktobro 2022, kiam okazis la fina ekzameno. Bedaŭrinde nur du lernantoj subtenis tiun kaj obtenis bonegan sukceson. Intertempe, je la fino de decembro 2021, komenciĝis ankaŭ la kurso pri la dua nivelo, kiel okazas preskaŭ ĉiujare en nia regiono. Ankaŭ tiu kurso, sekvata de du lernantoj, pluiris ĝis la ekzamenoj de oktobro. Ankaŭ tiuj du kandidatoj akiris bonegan sukceson. Do, oni povas diri, ke nia katedro ankoraŭ funkcias sufiĉe bone! Nun mi atendas la komencon de kursoj proponitaj eĉ ĉi-jare de F.E.I. por la unuagrada nivelo, al kiuj oni aldonas ankaŭ alian de la duagrada nivelo. Ĉiuj kursoj komenciĝos la 14-an de novembro 2022 laŭ la sama sistemo. Pro tio estis jam alvenintaj al I.I.E. du aliĝoj por la unua nivelo kaj kvin por la dua. Mi opinias, ke tio favore aŭspicias kaj, esperante estontece la saman rezulton, samideane kaj kore mi salutas vin Norma CESCOTTI COVELLI
IPR 22/439
— paĝo 40 de la PDF —
Kroatio La kvina kunveno de Erasmus+ projekto en Glasgovo7
Tri reprezentantoj de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac (Marija Jerković, Roberto Maglica kaj Josip Pleadin) restadis en la lasta kunveno de partneraj organizaĵoj de la Erasmus+ projekto „Reta edukado nun” komence de oktobro 2022 en Skotlando. Dum la kunveno estis pritraktitaj konkludoj pri la projekto, kiu komenciĝis fine de 2020 kaj okazadis en tre malfavoraj kondiĉoj pro la koronvirusa pandemio. Post la kunvenoj en Đurđevac meze de 2021, Bjalistoko (Pollando) en decembro 2021, Tuluzo (Francio) en marto 2022 kaj Piani di Luzza (Italio) en aprilo 2022, okazis la fina kunveno en Glasgovo (Skotlando) inter la 30-a de septembro kaj 4-a de oktobro 2022, kiu samtempe estis la lasta en Britio post ĝia eliro el Eŭropa Unio. La projekton „Reta edukado nun” aprobis la pola Agentejo por movebleco kaj programoj de Eŭropa Unio. La kunordiganto de la projekto estis Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj partneris Esperanto-kultur-centro el Tuluzo, Bunta 7
Fonto: https://novo.dec-kroatio.hr/eo/2022/10/12/peti-susret-erasmus-projekta-uglasgowu/
IPR 22/440
— paĝo 41 de la PDF —
Esperanto-Asocio el Bolonjo, Kosmo-strategio el Edinburgo kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. Dum kvin partneraj kunvenoj estis pritraktitaj temoj pri arkivado, ciferecigo de presitaj materialoj, aŭtoraj rajtoj, hibridaj prelegoj, subtekstigo de filmoj, komuna eŭropa referenckadro por lingvoj kaj diversaj teknikaj postuloj por realigo de reta kaj distanca edukado.
Madagaskaro En Madagaskaro, la planita Esperanto-lingvoekzameno de Itaosy EsperantoKlubo finiĝis antaŭ kelkaj tagoj, kun disdono de atestiloj al la sukcesintoj en la ĉeesto de la veterana e-istino Lala J. R., la 20-an de aŭgusto 2022. Per afiŝoj en la kluba fejsbuka paĝo, la ĉeforganizinto de la aranĝo, Henriel Fidilalao Firaisana prezentis la ekzamenrezultojn kaj malkaŝis la nomojn de la sukcesintoj. Oni tiel notas 4 sukcesintojn el 6 kandidatoj, kiuj trapasis ekzamenon ĉe la nivelo baza, laŭ kriterioj de IEK. Okupis la 1-an ĝis la 4-a rango respektive Ranja, Erica, Ny Ando kaj Tatiana. Tiujn ĉi atingojn ebligis ĝenerala preparkurso, en kiu partoprenis ĉirkaŭ deko da gejunuloj la 6-an de aŭgusto 2022 en Antoetra Ambohidrapeto kun financa subteno de la UEA-programo „Ni Semas”. La celo nun estas „kuraĝigi ilin sur la vojo al plena esperantisteco”, komentis Henriel. Klopodoj jam estas farataj por pli interesi ilin pri la junulara movado enlanda kaj por certigi la glatan funkciadon de la Esperantomovado en la venontaj jaroj. Adjévi Adjé
IPR 22/441
— paĝo 42 de la PDF —
Subtenu la Koleghelpan Kason de ILEI! Tiu kaso membrigas instruistojn, instruantojn kaj edukistojn el malpli pagipovaj mondpartoj. Pli da rimedoj por la Kaso permesus al ILEI reteni kaj protekti kelkajn sekciojn kaj altigi la rangon de Kontaktpersonoj al la pli dezirinda kategorio ‘reprezentanto’. Viaj donacoj bonvenas al ilei.kasisto@gmail.com. Pri pag-manieroj, vidu fine de IPR.
La projekto EToSo
Tibor Sekelj refoje inter esperantistoj La unua ideo, kiu vekiĝas ĉe mencio de la nomo de Tibor Sekelj, estas Esperanto, ĉar Esperanto estas nedisigeble ligita kun lia esto. Mondvojaĝanto, esploristo, etnologo, verkisto, aventuristo – en ĉiuj roloj kiuj plenigis lian vivon, Sekelj estis esperantisto. Kun Esperanto en la kofro li konkeris Akonkagvon, amikiĝis kaj konatigis nin kun Kumeŭaŭa, kolektis siajn ĉielarkojn kaj vizitis sian farmon. Kun Esperanto en la kofro, li malfermis la pordon de Nepalo kaj multajn aliajn pordojn. Kaj ĉie li instruis Esperanton. Do ne hazarde lia nomo titole ornamas la projekton ĝermintan en Irano, kiu konsistas el retkursoj de Esperanto okazigataj por diversaj lingvokomunumoj tra la tuta mondo. Pri tio ni interparolas kun Renato Corsetti kaj Ahmad Mamduhi, motoroj de la projekto. RC – Renato Corsetti AM – Ahmad Mamduhi RP – Radojica Petrović RP: Kiel naskiĝis la ideo de la Esperanto-kursaro „Tibor Sekelj”? Kiel kaj kiam la projekto startis? IPR 22/442
— paĝo 43 de la PDF —
RC: Kiam ekestis la pandemio, ĉiu devis reorganizi siajn agadojn. Miaj ĉeestaj kursoj en Londono de semajno al alia komenciĝis eksperimente per skajpo kaj poste per Jitsi kaj poste per Zoom. En tiu momento la Irana Esperanto-Asocio devis solvi la problemon pri sia nacia kongreso, kiu okazis virtuale kaj donis al multaj la ideon, ke virtualaj kunvenoj eblas. Por la kongreso ĝi akiris tre potencan konton ĉe Zoom kaj post la sukcesa kongreso sin demandis, kion fari per ĝi. Kvankam multaj individuoj kaj asocioj petis utiligi ĝin, ĝi restis neuzata dum longa tempo dum la semajno. Tiam en interparoloj inter mi kaj Ahmad ekestis la ideo uzi ĝin por kursoj de Esperanto. Laŭ mia memoro la ideo pri la nomo Tibor Sekelj venis de Ahmad. AM: Fakte antaŭ jaroj dum dek semajnoj mi dekfoje intervjuis karan Renaton; ĉiufoje dum preskaŭ horo, fine de kiu ankaŭ aliaj ĉeestantoj povis demandi lin. Ĉiufoje, krom alispecaj demandoj, mi petis lin diri siajn rememorojn, vidpunktojn kaj opiniojn pri granda esperantisto. Unu el tiuj pridemanditaj famaj esperantistoj estis karmemora Tibor Sekelj. Mi kredas, ke sekve/inspirite de liaj sennombraj Esperanto-agadoj, speciale de tiom multaj kursoj en ege diversaj mondopartoj, ni decidis nomi la projekton „Esperanto-kurso Tibor Sekelj”, nun mallonge EToSo.
Esperanto-kurso gvidata de Trevor Steele IPR 22/443
— paĝo 44 de la PDF —
Esperanto-kurso gvidata de Renato Corsetti RP: Kiuj estas viaj motivoj kaj streboj en la projekto? RC: Disvastigi la lingvon kaj la ideojn de Zamenhof en mondo, kiu ĉiam pli iras la malan vojon. Fari tion, kion multaj nuntempe timas fari. Paroli pri Esperanto al neesperantistoj kaj instrui al ili la lingvon. Sen tio niaj membronombroj kaj ĉefe parolantonombroj daŭre falos. Mi komprenas, kial esperantistoj ne estas entuziasmaj varbi pri Esperanto post sennombraj rifuzoj kaj primokoj [Al kio utilas Esperanto? Lernu la lingvon de la fortuloj. Idealoj ne plu estas laŭmodaj en ĉiam pli individuisma mondo ktp.] Sed la praktiko montras, ke el 100 homoj, kelkaj, 3 aŭ 5, estas idealismaj kaj aŭskultas nin. Do, necesas paroli al 100 por havi tri kursanojn, sed sen tiuj tri kursanoj la movado estas sur la vojo de malapero. AM: En la nuna ĉiu-tage pli virtualiĝanta mondo, kial ankaŭ niaj kursoj ne fariĝu virtualaj? Virtualaj kursoj havas multajn avantaĝojn rilate al la tradiciaj ĉeestaj kursoj, ekz-e fizika frekventado al kursejo ne bezonatas (jen ankaŭ medi-protekta ago), la lecionoj multe pli facile povas reĝistriĝi ĉu por re-spektadoj fare de la lernantoj, ĉu fare de ekster-kursaj lernontoj kiam ajn el kie ajn tra la tuta mondo, … Tio signifas atingigi lerneblecon de Esperanto IPR 22/444
— paĝo 45 de la PDF —
al ĉiu, kiu deziras lerni ĝin kie ajn kaj kiam ajn dank’ al la registraĵoj de la kursoj. Kiam iu kontaktas min kaj demandas pri kurso de Esperanto, mi facile diras, ke tiu povas spekti registraĵojn de la jam okazintaj lecionoj de la kurso kaj – se eble – aliĝi al nia kuranta kurso. RP: Kiel vi koncize priskribus la projekton? RC: Projekto por varbi kursanojn por reta kurso de Esperanto en lingvo, kiun ili komprenas bone, kaj por instrui per vivanta instruisto, kiun oni povas demandi tuj kaj de kiu oni povas havi respondon. Tio estas unu el la limoj de la retaj kursoj sen instruisto, el kiuj kelkaj estas tre bonaj, sed kiuj ne permesas tuj demandi veran homon pri evenualaj duboj. La lasta demando de lernanto en Duolingo, kiun mi ĵus ricevis, estas: Duolingo diras, ke oni diru „Pluvo falis” kaj ne „La pluvo falis”. Kial? AM: La ĉefa celo de la projekto estas tio, ke se iu ajn homo ekscias pri Esperanto kaj deziras eklerni ĝin en sia etna lingvo, tiu povu trovi niajn retkursojn ĉu okazintajn (registrite) ĉu okazantajn aŭ okazontajn. Mi esperas, ke en la sama retpaĝo, kie oni lernas nian lingvon per la registraĵoj, oni povu ankaŭ skribi siajn demandojn, por ke (ideale) la instruisto mem, aŭ alia esperantisto respondu ilin. Komence kaj/aŭ antaŭ la kurso povas okazi – kaj jam okazis en iuj kazoj – reta prezentado de Esperanto kaj ties unikaj karakterizaĵoj kaj aplikebloj. RP: Kiaj estas la perspektivoj de inkluzivigo de novaj instruistoj kaj novaj lingvoj? RC: La perspektivoj estas rozkoloraj, se ni nur sukcesas konvinki esperantistojn marŝi en la ŝuoj de Zamenhof kaj sinteni kiel Tibor Sekelj, kiu iris ankaŭ al Nepalo por porti Esperanton. Kial la nepalaj esperantistoj ne daŭrigu tion per la kelkaj nepalaj lingvoj? Mi scias, ke la nepalaj komercistoj pri la angla reagos per primokoj kaj insultoj kaj per logado de homoj al teoria ebleco, ke junulo en nepala vilaĝo povos labori en Nov-Jorko. Temas evidente pri permesataj vendomensogoj. AM: Verŝajne ekzistas ĉ. 7 mil etnaj linvoj, el kiuj ĉ. 300 havas Vikipedion; tio signifas, ke almenaŭ 300 lingvoj havas alfabeton, en kiuj estas sufiĉe multe da parolantoj, kiuj ĝuas ankaŭ komputilan kaj interretan kapablojn. Sekve, teorie, almenaŭ en tiom da lingvoj potenciale eblas havi Esperantoprezentadojn kaj -kursojn! IPR 22/445
— paĝo 46 de la PDF —
RP: Kia estas la procedo de startigo kaj realigo de unuopa Esperanto-kurso? Daŭro? RC: Havi instruiston kun sperto pri instruado de Esperanto en sia lingvo kaj kun komputilo. Havi Esperanto-asocion, kiu pretas pagi malgrandan sumon por reklami en la reto. [La itala asocio pagis 150 eŭrojn kaj trovis centon da potencialaj interesiĝantoj pri kurso]. Kontakti ILEI-n kaj interkonsenti kun Ahmad pri la momento, kiam la Zoom-konto estas je dispono. Nenio alia estas bezonata. La instruisto mem elektu sian metodon kaj siajn materialojn. AM: Ĉiu, kiu sentas en si kapablon instrui Esperanton – do ĉu instruisto, ĉu instruemulo – povas kontakti nin por okazigi tian virtualan kurson ĉu en sia etna lingvo, ĉu en alia lingvo, per kiu li/ŝi povas instrui Esperanton, ĉu en Esperanto mem; en la lasta kazo, povas temi pri aŭ dekomenca kurso per universala aŭ nurEsperanta metodo utiliganta ĉefe bildojn, filmojn k.s., aŭ pri meznivela/progresiga kurso por la jamaj (komencintaj) esperantistoj. La daŭro de la kurso aŭ de ĉiu leciono tute dependas de la kurs-gvidanto mem kaj de lia/ŝia instru-metodo kaj -materialo. RP: Kiunivelaj estas aŭ povas esti la kursoj? RC: Nun ni havas ĉiujn nivelojn de absolutaj komencantoj en la araba ĝis la nivelo C1 por azianoj, instruata de Trevor Steele. AM: Jes, fakte povas esti – kaj estas – ĉiunivelaj kursoj. Foje kara profesoro Dennis Keefe proponis, ke ni aldonu al la projekto EToSo ankaŭ perEsperantajn kursojn pri diversaj fakoj, ekz-e instruadon de psikologio aŭ arto en Esperanto. Ni jam havis multnombrajn atelierojn pri origamio, kiun gvidis kara sinjorino Larysa Osadchuk, kaj kiun partoprenis eĉ neesperantistoj el tre diversaj landoj kaj lingvoj, multaj el kiuj ĉi tiel eksciis pri Esperanto kaj iuj eĉ eklernis Esperanton, iam helpe de Larysa mem dum la unuaj 15 minutoj de la atelieroj. Registraĵoj de ŝiaj atelieroj pri origamio estas spekteblaj ĉe https://www.aparat.com/playlist/529858. RP: Kiuj lernolibroj kaj aliaj kursmaterialoj estas uzataj? RC: Ĉiu instruisto decidas depende de la materialoj haveblaj en la uzata lingvo. Kelkaj instruistoj kiel mi mem [nivelo B2] kaj Trevor [nivelo C1] mem kreas la materialon el pluraj fontoj kaj sendas ĝin al la lernantoj per retmesaĝoj. IPR 22/446
— paĝo 47 de la PDF —
AM: Ni havis instruistojn, kiuj instruis laŭ/per sia libro, ekz-e karan prof. Nino Vessella, kiu instruis Esperanton per la svahila/sŭahila lingvo laŭ sia eldonota verko – feliĉe nun la libro estas eldonita. Mi en diversaj kursoj utiligis/as diversajn librojn kaj metodojn, ekz. iam mian libron La Plej Facila Lingvo de la Mondo, iam la faman libron de kara Stano Marĉek, Rekta Metodo, iam la verkon de kara Pierre Louis, Junul-kurso kaj en iuj okazoj du librojn paralele kaj en multaj okazoj utiligante ankaŭ retajn vide(et)ojn kaj artikolojn, pleje el uea.facila, kies retejon prizorgas kara Anna Löwenstein. RP: Ĉu / Kiel estas kontrolata la kvalito de la kursmaterialoj kaj kursoj mem? RC: Ni ne havas veran proceduron por kontroli la kvaliton de la instruado kaj nur elektas zorge konatajn instruantojn. Lastatempe oni komencis enkonduki la vizitojn al la kursoj de eksteraj gastoj, kiuj konversacias kun la lernantoj en Esperanto kaj povas konstati ties nivelon. La afero bone funkciis, ekzemple pri la kursoj en la rusa. AM: Mi kredas, ke la instru-kvalito kaj la kompetenteco de la instruisto/instruanto mem decidas pri tio, ke la kurso estos sukcesa aŭ ne – daŭrigota aŭ ne! Ĉar, kiel oni diras ankaŭ en multaj aliaj terenoj, „kontentaj ‘klientoj’ mem varbas la postajn klientojn!” RP: Ĉu la kursoj finiĝas per ekzamenoj? Kiu eldonas atestilojn, se? RC: Jes, oni komencis enkonduki retajn ekzamenojn fare de ILEI-funkciuloj por tiuj okazoj, en kiuj la lernantoj je la fino de la kurso ne decidas alfronti la KER-ekzamenojn. La sistemo estos pli formaligita en la revizio de la regularo de la ILEI-ekzamenoj. AM: Ni jam eldonas divers-specajn atestilojn, ekz-e por tiuj, kiuj dum la menciitaj horoj kaj tempo „trapasis sukcese ekzamenon”, aŭ „partoprenis kurson” aŭ „sukcese komencis lerni Esperanton”. Pli formalaj ILEIekzamenoj kaj atestiloj de ILEI/UEA estos atingeblaj post kiam ni (UEA kaj ILEI) rekomencos tion – jam teamo estas elektita de ambaŭ organizoj por realigi tion: ekz. vi mem, kara Radojica, estas en la teamo de ILEI. RP: Kiuj estas favoraj cirkonstancoj por la kursaro?
IPR 22/447
— paĝo 48 de la PDF —
RC: Instruisto kun la ĝusta personeco por amikiĝi kun la grupo. La grupo de lernantoj, laŭ mi, ne estu pli granda ol 10-15, ĉar ne eblus en unu horo paroligi ĉiujn. Malfavoraj cirkonstancoj estas la manko de stabila ret-konekto en la lando. Tio ofte okazas en Afriko, kie pluraj kursoj retaj estas farataj per Vacapo en telefonoj. AM aldonas: Feliĉe eĉ en tiaj okazoj la projekto jam funkcias, ekz-e kara Fransoazo Noireau jam delonge estas instruanta ĉefe per Vacapo kadre de la Esperanto-kursaro Tibor Sekelj. AM: Ĉio povas okazi (tute) virtuale: informado pri Esperanto kaj varbado de lernontoj, kursoj, ekzamenoj kaj eĉ atestiloj. Tio, i.a. inkluzivas ankaŭ efikajn medi-amikajn agojn kaj sekvojn: ĉu rilate al la arboj, kiuj devus malaperi por produkti paperon, ĉu rilate al la CO2, kiu enirus la atmosferon de nia jam poluita planedo pro la fizika frekventado de instruistoj kaj lernantoj pere de fosiliaj hejtaĵoj, ĉu rilate al la tempo- kaj energi-perdo de la instruistoj kaj lernantoj dum la frekventado kaj la sekvanta plipezigo de la surstrataj trafikoj…! RP: Kiujn problemojn kaj obstaklojn renkontas la projekto? Solvoj? RC: Esperantistoj en kelkaj landoj tre rezignacie akceptas la malfacilaĵon varbi por Esperanto kaj eĉ ne plu provas. La solvo estas tre malfacila, ĉar ofte dependas de la situacio en la lando. Universitata gvidanto de kurso pri Esperanto en Ĉinujo raportis: „Ĉi-jare la kurso estis malsukcesa, ĉar nur 91 studentoj alfrontis la ekzamenon”. Nederlanda kursgvidanto kun tia rezulto petus la premion Nobel pri instruado de Esperanto. Afrikaj gejunuloj estas tre entuziasmaj pri Esperanto, ĝuste ĉar ili esperas ŝanĝi sian situacion, dum en kelkaj mondopartoj oni ne plu esperas. Certe se ĉiuj Esperanto-oranizaĵoj kunlaborus por provi ŝanĝi la etoson en la movado, ĉefe en Eŭropo, io povus okazi. AM: Sufiĉe rapida kaj stabila retkonekto kun akceptebla prezo ne ĉie – aŭ ne ĉiam – estas atingebla, dum jam delonge diversaj landoj, entreprenoj kaj eĉ homoj promesas (eĉ iam) tute senpagan kaj ĉie utiligeblan interreton! Mi kredas, ke se tio okazos, ni vidos alian akceladon en nia movado, precipe en multaj landoj de Afriko kaj Azio – similan al akceladoj, kiuj okazis sekve de ekapero de interreto kaj … de la pandemio! IPR 22/448
— paĝo 49 de la PDF —
RP: Kio okazas kun finintoj de la kursoj? Ĉu / Kiel ili estas plu sekvataj kaj stimulataj al plulernado kaj enmovadiĝo? RC: La ĉeesto de la instruisto mem estas vivanta maniero de informanto pri la movado, ĉar movadaj tekstoj ofte estas uzataj en la kurso. Je la fino de la kursoj oni konsilas resekvi la kurson [mi faris tion kelkajn fojojn, se la atingita nivelo ne ŝajnis ĝusta] aŭ transiri al aliaj superaj kursoj, kie ili ekzistas. Mi havis problemojn forŝovi la lernantojn al la granda reta maro de Esperantujo, tamen pri duono mi pensas, ke mi sukcesis. AM: Fakte allogo de instruisto – kaj/aŭ tio, kion li diras aŭ instruas – povas esti ia fiksilo por la lernintoj al la postaj kursoj kaj al la movado: mi vidis/as gelernantojn de kara Renato, kiuj deziras repartopreni en liaj samaj kursoj, ĉar ili ne akceptas ne plu ĝui liajn interesajn kursojn! Mi persone dum miaj kursoj konatigas i.a. interesajn kaj utilajn retejojn al la lernantoj, ekz. uea.facila, EventaServo, Tatoeba, Vikipedio, ReVo kaj PIV (vortaro.net), por ke ili kaj ĝuu allogajn legaĵojn kaj plialtigu sian lingvo-nivelon kaj eĉ, se eble, kontribuu al tiaj diversaj retpaĝoj. RP: Viaj impresoj kaj pluesperoj / timoj? RC: Mi lernis multe pli de miaj aziaj kaj nun afrikaj lernantoj pri la funkciado de Esperanto ol ili lernis de mi, ĉar ili konstante prezentis al mi problemojn, pri kiuj en Eŭropo ni eĉ ne pensas, ekzemple pri la malfcilaĵo uzi la diablan vorton „ke”. Por konstati ĝian diablecon, sufiĉas rigardi kiom da signifoj ĝi havas en PIV, kaj pensi kiel parolanto de izola lingvo povas lerni uzi ĝin. Kompare kun tio, la diabla „po” estas ludo por infanoj. AM: En iuj kursoj, min vere mirigas la alta rapido, laŭ kiu la lernantoj tiom bone lernas nian lingvon; tiel, mi komprenas, kial en lingvoj A kaj B okazas tio, sed en lingvoj C kaj Ĉ tute male, dum en lingvoj E kaj F io meza inter ili! Tio pruvas al ni, ke depende de la L1 (gepatra lingvo) de la Esperantolernantoj ni bezonas tute diversajn hor-nombrojn por samnivelaj kursoj. RP: Kiun demandon vi ne ricevis dum la intervjuo, sed ŝatus respondi? RC: Mi ŝatus aldoni: Longan vivon al Ahmad, al la iranaj esperantitoj kaj al ILEI! AM: Mi elkore kaj forte deziras longegan kaj tute sanan vivon al kara Renato, en kies virtuala naskiĝtag-festo en 2021 multegaj homoj el tute diversaj landoj, kontinentoj kaj socitavoloj – kiel mi mem – dankis lin pro liaj sindonemaj kaj inspiraj helpoj kaj kuraĝigoj! Ankaŭ apartan dankon mi IPR 22/449
— paĝo 50 de la PDF —
deziras direkti al vi, kara Radojica, sen kies helpo mi ne povus ion fari efike kadre de ILEI. Sanon kaj pli da sukcesoj! RP: Dankon al vi!
Danko kaj plupensoj Dankon al Ahmad kaj Renato pro ilia kunlaboremo por la intervjuo, kaj multe plian dankon pro ilia laboro, el kiu nur ero estas la projekto EToSo subtenanta la Esperanto-disvastigan mision de ILEI. La saman atenton kaj subtenon de ILEI meritas ankaŭ aliaj retkursoj dise tra la mondo, kiuj ne viciĝis formale sub la tegmenton de EToSo, sed funkcias samcele. La respondoj en ĉi tiu intervjuo malfermas multajn novajn demandojn, pri kiuj indas plu interparoli kaj prezenti la respondojn ne nur al la legantaro de IPR, sed pli vaste. La bela tradicio de ILEI-forumoj meritas sesion pri EToSo. Ĉu ni povas esperi specialan atelieron, dezirinde ankaŭ kolokvon pri la projekto dum la venonta kongreso de ILEI? La praktikaj spertoj kaj novaj metodikaj konoj el la kursaro „Tibor Sekelj” meritas lokon en Esperanta didaktiko por klarigo, ĝeneraligo kaj plia praktika uzo.
IPR 22/450
— paĝo 51 de la PDF —
Alvoko de la 56-a ILEI-Kongreso Tempo: Ekde la 5-a ĝis la12-a de aŭgusto 2023 Loko: Linjano Orsabla (Itale: Lignano Sabbiadoro), Italio Ĉef-temo: „Instrui Esperanton en lernejoj” Retejo: https://2023.kongreso.org/ Aligilo: https://2023.kongreso.org/alighilo.php Rekta ligilo por informpaĝo: https://2023.kongreso.org/ILEI\_chefa.php Post tri sinsekvaj nur-virtualaj Kongresoj, en 2023 la 56-a Kongreso de ILEI denove okazos ankaŭ en ĉeesta medio en la belega urbo Lignano Sabbiadoro en Italio, ĉe la strandurbo Linjano Orsabla (itale: Lignano Sabbiadoro) situanta mezvoje inter Venecio kaj Triesto, en ampleksa Kongresejo, kiu permesos al ĉiuj kongresanoj loĝi, manĝi, labori kaj ankaŭ ferii en la sama feria vilaĝo. La kongresejo disponas, kaj senpage disponigas al la kongresanoj, privatan plaĝon, akvoparkon, olimpikan naĝejon kaj plurajn altrangajn ekipitajn sportajn spacojn ĉu kovritajn ĉu malfermajn. La ĉefa temo de la Kongreso estos: „Instrui Esperanton en lernejoj”. La kongresa ĉeftemo certe vekos la intereson ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de profesiuloj pri instruado de aliaj lingvoj, universitataj esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj de ĝenerala publiko; unuvorte de ĉiuj, kiuj iel dediĉas sin al la temo, ĉu profesie, ĉu ne. Ni atendas vian aliĝon kaj viajn kontribuaĵojn ĉu pri la kongresa temo, ĉu pri aliaj pedagogiaj temoj, ĉu por la Lingva Festivalo, aŭ por la Internacia Vespero, ktp. Vi povas sciigi al ni viajn proponojn kaj kontribuaĵojn kaj en la Aliĝilo kaj per retmesaĝo al: ilei.kongresoj@gmail.com. La limdato por sendo de la proponataj kontribuaĵoj estas la 31-a de januaro 2023, por ke ili certe estu aldonitaj al la provizora programo de la Kongreso. IPR 22/451
— paĝo 52 de la PDF —
Por ĉiu via kontribuaĵo, ĉu prelego aŭ ali-speca kontribuaĵo, bonvolu sendi al ni (ilei.kongresoj@gmail.com): – titolon de la kontribuaĵo – vian kompletan nomon – daŭron de la prezentado – ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete – du- ĝis maksimume kvin-linian priskribon de la kontribuaĵo – du- ĝis maksimume kvin-linian biografion de vi – vian foton Kiel kutime, vi povos ĝui ankaŭ ekskursojn, Lingvan Festivalon, spektaklojn ktp. Vi trovos ĉiujn detalojn pri aliĝo en la kongresa retejo: „2023.kongreso.org” Bonvolu memori, ke la malplej kosta aliĝkotizo validas ĝis la 31-a de decembro 2022. Do bonvolu tuj aliĝi por ne atendi la duan periodon de la kotizo. Laura BRAZZABENI, ILEI-Estrarano pri kongresoj
Esperanto per rekta metodo – Stano Marček. Ilustris Linda Kuruc-Marček. Eldonejo Stano Marček. Martin, 2013. 110 paĝoj, 25 cm. ISBN 9788089312276. Prezo 8,40 €. Ekzistas multaj metodoj por lerni kaj instrui lingvojn. Unu el la plej efikaj estis la tiel nomata „rekta metodo”. Tio estas la metodo, per kiu niaj gepatroj instruis al ni nian gepatran lingvon. Sen tradukado kaj sen gramatikaj klarigoj ili instruis al ni rekte pensi en nia lingvo. Mi prezentos al vi mian riĉe ilustritan lernolibron Esperanto per rekta metodo. Ĝis la fino de la jaro 2020 ĝi aperis jam en 45 lingvoj (la angla, araba, armena, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, finna, franca, germana, greka, hindia, hispana, hungara, indonezia, irlanda, islanda, itala, japana, korea, kroata, kurda, latina, latva, litova, luksemburga, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, brazila portugala, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, taĝika, taja, tajvana, turka, ukraina kaj vjetnama – kaj ankaŭ en Esperanto).
IPR 22/452
— paĝo 53 de la PDF —
La 22-leciona studmaterialo baziĝas sur la rekta metodo. Ĝeneralaj reguloj de la lingvo estas prezentataj per bildoj kaj simplaj frazoj, tiel ke la lernantoj sub-konscie ricevas la klarigojn de la novaj elementoj. Poste – en tekstoj kaj ekzercoj – ili rerenkontas tiujn novajn elementojn kaj ekzerciĝas pri ili, ĝis ili uzas ilin tute nature. Rande de la paĝoj aperas bildoj por prezenti la novajn vortojn. Se la jam konataj vortoj ebligas klarigi la signifon de tiuj novaj, aperas en la paĝ-randa bildvortaro klarigo en Esperanto. Fine de ĉiu leciono aperas la sekcio Gramatiko. Tie per nacilingvaj klarigoj oni prezentas la regulojn, kiujn la lernantoj jam komencis subkonscie kompreni. La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan ofteco-liston rekomenditan de la Akademio de Esperanto por ĉiuj lernolibroj de Esperanto (Baza Radikaro Oficiala). Ĝi prezentas 750 vort-elementojn, komencante de tiuj plej ofte uzataj. Tial la lernanto unue lernas la plej ofte uzatajn kaj bezonatajn vortojn por povi paroli pri oftaj situacioj de la ĉiutaga vivo. Ankaŭ la gramatikaj elementoj estis ordigitaj laŭ sia graveco kaj en la lernolibro ili aperas en tiu sinsekvo. La komprenon de la vortoprovizo helpas ilustraĵoj kaj la bildvortaro, kiu aperas laŭ la rando de la paĝoj (la lernolibron ilustris mia filino Linda). Fine de ĉiu leciono, aperas vortolisto kun nacilingvaj tradukoj de la novaj vortoj. Fine de la lernolibro aperas dulingva vortaro. La lernolibro enhavas multajn tekstojn pri ĉiutagaj temoj kiel familio, aĉetumado, homa korpo, taga rutino, naturo, sezonoj, kalendaro ktp. Krome estas lingvo-ekzercoj, por ke lernantoj ne nur legu, sed ankaŭ skribu kaj respondu. Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando, eldonis androidan programon kun la teksto kaj ilustraĵoj de la lernolibro Esperanto per rekta metodo. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe www.iei.nl/apo/, aŭ ĉe https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto (nacilingve, unua parto) kaj https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperantop lus (dua parto). Stano MARČEK (Fonto: https://uea.facila.org/artikoloj/libroservo/%E2%80%9Cesperantoper-rekta-metodo%E2%80%9D/)
IPR 22/453
— paĝo 54 de la PDF —
INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Aristophio Alves Filho. Kontrola: Simon Smits (la dua membro elektota). Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny, Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Kristin Tytgat, Vicente ManzanoArrondo, Radojica Petrović, Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 15) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983. Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la retpaĝon de UEA. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Fernando Pita. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Albert Stalin Garrido. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Ahmad Reza Mamduhi. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj): prez. Nedeljka Ložajić, nedeljkalozajic@gmail.com. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Alessandra Madella, a.madella@tiscali.it, Didier Janot, didier.janot@gmail.com, Emmanuel Desbrières kaj Maximiliano Garcia. kaj aliaj
IPR 22/454
— paĝo 55 de la PDF —
Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 25 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 12,50 € en Blandoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 12,50 € por la A-landoj, 6,25 € por la B-landoj kaj 1 € por la C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 40 € kaj por B-landanoj 22,50 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando. Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, <ilei.kasisto@ gmail.com>. Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al la ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub la numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Torhoutsesteenweg 453/0003, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE: Olena Poshivana, olenaposivana@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 31-an de oktobro 2022, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2023.
IPR 22/455
Legi en:
