Politiko pri privateco

Lasta ĝisdatigo: la 22-a de septembro 2026.

Ĉi tiu esperanta versio estas nur informa traduko; jure validas la valencilingva kaj la hispanlingva versioj.

Ĉi tiu politiko klarigas, kiujn personajn datumojn ni kolektas per ĉi tiu retejo, por kio ni uzas ilin kaj kiujn rajtojn vi havas pri ili.

1. Kiu estas la respondeculo

La respondeculo pri la traktado de la datumoj kolektitaj per ĉi tiu retejo estas:

Grupo Esperanto de Valencia
NIF (identiga numero): G46149399
Adreso: Av. de Peris i Valero, 96, 5ª, Quatre Carreres, 46006 València, Valencia
Retpoŝto: valencia@esperanto.es
Telefono: +34 623 02 40 45

Asocio enskribita en la Registro de Asocioj de la Valencia Komunumo (numero 1754) kaj en la Urba Registro de Civitanaj Organizaĵoj de Valencio (numero 1922).

2. Kiujn datumojn ni kolektas kaj por kio

Ĉi tiu retejo kolektas nur la datumojn nepre necesajn por funkcii:

  • Mesaĝoj, kiujn vi skribas al ni: se vi skribas al ni retpoŝte, telefone aŭ per unu el la retoj, kiuj aperas en la kontaktpaĝo, ni konservas vian mesaĝon kaj la adreson aŭ la konton, de kiu vi skribas, kaj ni uzas ilin nur por respondi al vi. Jura bazo: via konsento (art. 6.1.a de la GDPR), kiun vi donas skribante al ni.
  • Statistikoj pri vizitoj: kiuj paĝoj estas vizitataj kaj per kia aparato, pere de la ilo Matomo, instalita en nia propra servilo. En la ludoj de la retejo ĝi kalkulas ankaŭ kion oni faras en la partio —komenci, fini, kunhavigi aŭ reludi— kaj la poentojn aŭ trafojn, sen iu ajn frazo kaj sen iu ajn respondo. Ĝi aktiviĝas nur se vi akceptas la kuketojn. Jura bazo: via konsento.
  • Teknikaj registroj de la servilo: IP-adreso kaj konektaj datumoj, kiujn la servilo aŭtomate konservas pro sekureco kaj funkciado. Jura bazo: nia legitima intereso teni la retejon sekura (art. 6.1.f de la GDPR).

Ni ne faras profilojn, ne montras reklamojn kaj ne vendas nek cedas viajn datumojn al triaj.

3. Kiom longe ni konservas la datumojn

  • La mesaĝoj, kiujn vi skribas al ni: dum la tempo necesa por respondi vian demandon kaj maksimume unu jaron post la lasta komunikado.
  • La statistikaj datumoj: la registro de ĉiu vizito restas nur en nia servilo dum 6 monatoj kaj poste ĝi estas aŭtomate forigita; restas nur la agregitaj kalkuloj (nombro de vizitoj, ne konkretaj personoj).

4. Kiu alia vidas viajn datumojn

Ekster la asocio laboras, laŭ nia komisio, nur la servoj necesaj por ke la retejo funkciu:

  • Komun.org, la kolektivo de libera programaro kiu gastigas la retejon, en servilo situanta en Germanio, ene de la Eŭropa Unio.
  • Google Drive, kie konserviĝas la sekurkopioj de la retejo, inkluzive de la datumbazo. Tio implicas transdonon de datumoj al Usono, kovritan de la Kadro pri Datuma Privateco EU-Usono (Data Privacy Framework), al kiu Google aliĝis. Ni serĉas lokon ene de la Eŭropa Unio por tiuj kopioj.

Neniu alia vidas viajn datumojn: ni ne vendas ilin, ne cedas ilin kaj ne uzas ilin por reklamo.

5. Viaj rajtoj

Vi povas iam ajn uzi viajn rajtojn de aliro, ĝustigo, forigo, kontraŭstaro, limigo de la traktado kaj portebleco, kaj ankaŭ retiri vian konsenton, skribante al valencia@esperanto.es kaj indikante, kiun rajton vi volas uzi. Ni respondos al vi ene de maksimume unu monato.

Se vi opinias, ke ni ne bone traktis viajn datumojn, vi povas plendi ĉe la Hispana Agentejo pri Datumprotektado.

6. Neplenaĝuloj

Ĉi tiu retejo ne celas personojn sub 14 jaroj. Se vi havas malpli ol 14 jarojn, ne sendu al ni viajn datumojn sen permeso de via patro, patrino aŭ jura zorganto.

7. Kuketoj

La informoj pri la kuketoj, kiujn uzas ĉi tiu retejo —kaj kiel akcepti, rifuzi aŭ retiri vian konsenton iam ajn— troviĝas en la Politiko pri kuketoj.

8. Sekureco

La retejo funkcias per ĉifrita konekto (HTTPS) kaj nur la personoj, kiuj administras la retejon de la asocio, havas aliron al la datumoj.

9. Ŝanĝoj en ĉi tiu politiko

Se ĉi tiu politiko ŝanĝiĝos, ni publikigos ĉi tie la novan version kun ĝia dato.


Rilataj dokumentoj: Leĝa avizo · Politiko pri kuketoj · Deklaro pri alirebleco