Lernu Esperanton de nulo: kursaj materialoj

Tri kompletaj kursoj por lerni Esperanton paŝon post paŝo, ĉiuj senpage elŝuteblaj. La du unuaj estas propraj materialoj de la grupo: faris ilin homoj de la Valencia Esperanto-Grupo (VEG). La tria estas klasikaĵo de SAT-Amikaro, kiun ni adaptis por projekcii ĝin en la klaso.

«Esperanto desde cero», de Eduardo Alonso

Kompleta kurso en 120 lumbildoj, verkita de Eduardo Alonso por VEG.

Titolpaĝo de la prezentaĵo «Esperanto desde cero», de Eduardo Alonso por la Valencia Esperanto-Grupo.
Titolpaĝo de la prezentaĵo «Esperanto desde cero», de Eduardo Alonso por la Valencia Esperanto-Grupo.

Elŝutu la prezentaĵon (ODP)

BEKUNU, de Dennis E. Keefe

Klasika kurso de Esperanto-ekzercoj («BEKKURSO»), verkita de Dennis E. Keefe en 1987 kaj plibonigita en 1994. 87 paĝoj organizitaj laŭ leciono, kun ilustrita vortprovizo kaj la «valencia metodo» de buŝa praktikado.

Paĝo el la BEKUNU: permane desegnitaj objektoj por buŝe praktiki la formojn «kiu(n)» kaj «tiu(n)».
Paĝo el la BEKUNU: permane desegnitaj objektoj por buŝe praktiki la formojn «kiu(n)» kaj «tiu(n)».

Ni faris ekranversion: en ĉiu paĝo la desegno kaj la referenca materialo restas fiksitaj supre, kaj la frazoj pasas unu post la alia. Tiel oni povas sekvi la kurson same en komputilo, en tabulkomputilo kaj en poŝtelefono.

La PDF kaj la ODG estas la dua versio de la dokumento, kun kvar korektitaj ciferecigaj eraroj: «!a» anstataŭ «la», «nau» anstataŭ «naŭ» kaj, en la paĝoj 36a–36c, la romiaj I kaj II legitaj kiel la litero l. La ekranversion faris Raúl Salinas-Monteagudo por la VEG.

La originala dokumento portas la noton «Ĉiuj Rajtoj Rezervitaj» de la aŭtoro; ĝi estas publikigita ĉi tie kiel subtena materialo por la instruado de Esperanto.

Junul-Kurso de SAT-Amikaro, en lumbildoj

La Junul-Kurso de Pierre Louis («Petro Luiso»), eldonita de SAT-Amikaro en Parizo en 1952, instruas per la rekta metodo: ĉio en Esperanto, sen pontlingvo, per desegnoj kaj frazoj kiuj kreskas de leciono al leciono. Tial la prezentaĵo estas nur en Esperanto kaj same taŭgas sendepende de la lingvo de la lernantoj.

Ni faris ekranan adapton de 772 lumbildoj por projekcii ĝin en la klaso; la teksto kaj la desegnoj estas tiuj de la originalo.

En 2003 SAT-Amikaro permesis la liberan uzon de la Junulkurso ekster Francio, Belgio, Svisio kaj Kebekio, kondiĉe ke ĝi estu senpaga por la lernantoj kaj ke oni citu la fonton. La aŭtoreco de la kurso restas ĉe Pierre Louis kaj SAT-Amikaro; la ekrana adapto estas de Raúl Salinas-Monteagudo por VEG.