Politiko pri kuketoj

Lasta ĝisdatigo: la 2-a de oktobro 2026.

Ĉi tiu esperanta versio estas nur informa traduko, prizorgata mane; jure validas la valencilingva kaj la hispanlingva versioj.

1. Kio estas kuketoj

Kuketo (angle «cookie») estas malgranda dosiero, kiun la retejo sendas al via retumilo kaj kiu konserviĝas en via aparato. Ĉi tiu retejo uzas proprajn kuketojn. Kuketoj de eksteraj firmaoj —YouTube kaj Reddit— eniras nur se vi akceptas la merkatigajn kuketojn.

2. Kiujn kuketojn uzas ĉi tiu retejo

Teknikaj kaj funkciaj kuketoj — ili ne bezonas konsenton, ĉar sen ili la retejo ne funkcias:

  • Complianz (la ilo, kiu administras la konsenton): kuketoj «cmplz_*», daŭro 365 tagoj. Ili nur memoras, kion vi elektis pri la kuketoj.
  • WordPress (la sistemo de la retejo): teknikaj seancaj kuketoj, nur por la funkciado.
  • Polylang (la ilo de la tri lingvoj): kuketo «pll_language», kiu memoras en kiu lingvo vi legas.
  • LiteSpeed (la kaŝmemoro de la servilo): kuketo «_lscache_vary», daŭro 2 tagoj, por servi al vi la ĝustan version de la paĝo.

La sep ludoj de la retejo kaj la butono de malhela reĝimo konservas en via retumilo —ne en niaj serviloj— vian preferon pri la etoso, la ludon de la tago, vian sinsekvon kaj vian plej bonan poentaron. Tiu informo ne eliras el via aparato, ni ne ricevas ĝin, kaj ĝi foriĝas se vi forviŝas la datumojn de la retumilo.

Krome, por la sekcio «Tri hazardaj afiŝoj», la retejo konservas en via retumilo, nur dum la vizito, la liston de afiŝoj, el kiu ĝi elektas («gev-azar» kun la dato). Tiel ĝi ne devas peti ĝin en ĉiu paĝo. Ĝi ne estas kuketo, ne eliras el via aparato kaj foriĝas per si mem, kiam vi fermas la langeton.

Statistikaj kuketoj — ili aktiviĝas nur se vi konsentas:

  • Matomo, instalita en nia propra servilo: «_pk_id» (daŭro 13 monatoj; rekonas revenantan vizitanton) kaj «_pk_ses» (daŭro: la seanco; identigas unu viziton) kaj «_pk_ref» (daŭro 6 monatoj; memoras, el kiu retejo vi venis). La rezulto estas anonimaj statistikoj, kiuj neniam estas transdonataj al iu ajn.

Merkatigaj kuketoj — ili aktiviĝas nur se vi konsentas. Ilin metas eksteraj firmaoj, kies enhavon kelkaj artikoloj enmetas. Ĝis vi akceptas, anstataŭ la enhavo aperas bildo, kaj nenio estas petata de iliaj serviloj.

  • YouTube (de Google), por montri la videojn de kelkaj artikoloj: ĝi konservas datumojn en via retumilo, kaj kuketojn kiel «YSC» (daŭro: la seanco) kaj «VISITOR_INFO1_LIVE» (daŭro 6 monatoj). Legu la privatecan politikon de Google.
  • Reddit, por montri la afiŝojn de Reddit en unu artikolo: kuketo «loid» (daŭro 2 jaroj), kiu konservas unikan identigilon de la vizitanto. Legu la privatecan politikon de Reddit.

3. Kiel akcepti, rifuzi aŭ ŝanĝi vian elekton

Ĉe via unua vizito aperas fenestro, en kiu vi povas akcepti aŭ rifuzi la statistikajn kaj merkatigajn kuketojn; se vi rifuzas, la retejo funkcias tute same. Via elekto konserviĝas 365 tagojn, kaj vi povas ŝanĝi aŭ retiri ĝin iam ajn per la kuketa butono, kiu videblas sube de la paĝoj. Vi ankaŭ povas forigi la kuketojn rekte en via retumilo.

4. Pliaj informoj

Pri tio, kiel ni traktas personajn datumojn kaj kiujn rajtojn vi havas, legu la Politikon pri privateco.


Rilataj dokumentoj: Leĝa avizo · Politiko pri privateco · Deklaro pri alirebleco