La 42 konservitaj numeroj de KAE-Informilo inter 2000 kaj 2011, plene transskribitaj. Ĉi tio estas unu el la du partoj de la kolekto; la alia, 1988-1999, estas ĉi tie.
KAE-Informilo estis la trimonata bulteno de Kultura Asocio Esperantista (KAE), Esperanto-asocio el Sabadell kun tutkataluna kampo, registrita de la Generalitat en 1985 kaj malfondita en 2020. Ĝi naskiĝis por organizi la 59-an Kongreson de SAT, okazintan en Sant Cugat del Vallès en 1986, kaj poste daŭris kiel asocio, dumviva membro de Hispana Esperanto-Federacio. La bultenon — dek du fotokopiitaj paĝoj, preskaŭ tute en Esperanto — faris dum dudek kvin jaroj Vicente Hernández Llusera, Luis Serrano kaj Santiago Torné.
De kie ĝi venas
La paperaj ekzempleroj apartenas al la biblioteko de Valencia Esperanto-Grupo, kaj BitArkivo skanis ilin; kelkaj ankoraŭ portas la stampon de la biblioteko. Mankas la numeroj, kiuj ne estis en la biblioteko aŭ ne estis skanitaj. Ĉe ĉiu numero estas ligilo al ĝia skanaĵo, kiu estas la vera dokumento; la loko, kie BitArkivo tenas ilin, estas provizora, kaj ni konservas kopion.
Kiel ĝi estas farita
La transskribo estas aŭtomata, farita de artefarita intelekto, kiu legas la skanitajn paĝojn. Ĉiu foto enhavas du paĝojn de la bulteno, kaj la markoj «— bildo N —» montras al kiu foto de la skanaĵo apartenas ĉiu peco, ne la presitan paĝon. La teksto aperas en la originala lingvo, sen korekti la stilon nek la ortografion. Kio ne legiĝis, portas [nelegebla]; kio restis duba, [?]. La fotoj kaj desegnaĵoj ne estas transskribitaj: anstataŭe staras linio, kiu diras kion oni vidas. Por citi ion el ĉi tie, komparu kun la skanaĵo: povas esti eraroj.
La rajtoj apartenas al tiu, kiu ilin havas. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĉi tiun transskribon, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.
La numeroj
Dua epoko, n-ro 29, januaro-marto 2000

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 29, januaro-marto 2000.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 55,3,98,31] Emblemo de la asocio en verda kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo», vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Nº 29 Dua epoko. Dekkvara aperjaro. Januaro/Marto 2000
[BILDO p.1 | 53,38,99,86] Nigrablanka foto de la malferma kunsido: publiko vidata de malantaŭe, sidanta antaŭ prezida tablo; sur la muro Esperanto-flago kaj standardo kun la teksto «7-a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO de OKTOBRO 199[?]».
Malfermo de la “SEMAJNO” En la centro s-ro Urbestro, Joan Serra
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –
“SEPA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO” CAMBRILS (TARRAGONA) de la 2-a ĝis la 9-a de OKTOBRO 1999.
Aliĝis al la “Semajno” 72 gesamideanoj, 20 el ili eksterlandanoj venintaj el ses landoj, Germanio, Italio, Francio, Britio, Svedio, kaj Rusio. Dum la inaŭgura tago ni estis 86. La malfermo okazis dimanĉon 3-an de Oktobro. Ĉe la prezida tablo troviĝis la s-ro urbestro Joan Serra, la konsilanto pri kulturo, s-ro Lluis Colom, Lluis Mª Hernández Izal, kiel prezidanto de la “Semajno”, kaj la organizantoj, Martí Guerrero kaj Luis Serrano.
Unue oni observis minuton de silento, pro la forpaso de s-ano Josep Ivern, kiu dum ses jaroj agadis kiel kasisto, kaj ankaŭ pri la s-anoj Joan Martinez kaj Joan Soler, kiuj mortis en la jaro 1999.
Sekve s-ano Lluis Ma Hernández Izal, prezentis la “Semajno-n” kaj nome de ĉiuj salutis la ĉeestantajn lokajn aŭtoritatojn. Reprezentantoj de tiuj ses landoj salutis la “Semajno-n”, ĉu sianome, ĉu nome de la tiulanda esperantistaro.
La inaŭguro daŭris per paroladeto de s-ro urbestro, kiu varme nin salutis kaj deziris al ni plenan sukceson en ĉi tiu nia nobla laboro, konkrete li diris: Cambrils estas urbo al kiu dum la somera epoko venas miloj kaj miloj da turistoj, el la plej diversaj landoj de la mondo, kaj kiuj ankaŭ parolas la plej diversajn lingvojn, do ni bone komprenas la lingvan problemon. Kiel fino de sia paroladeto, li eldiris paragrafon en bonega Esperanto, kio levis grandan aplaŭdon de la ĉeestantaro.
Sekve la loka folklora ensemblo “Koruso, Virgulino de la Vojo”, regalis nin per belaj katalunaj kanzonoj, kiujn la samideanaro malavare aplaŭdis.
La sabaton, jam okazis la unua prelego el la ses programitaj, sed estos nia kolego Santiago Torné, kiu raportos pri tiu programero.
Tamen, ni devas mencii la interkonan vesperon, en kiu krom de la tradicia interdemandado pri personaj aŭ esperantismaj kialoj, abundis refreŝigaj trinkaĵoj kaj bongustaj kukaĵoj.
Post la vespermanĝo,je la deka horo okazis debatoj, pri anoncitaj temoj. La unua okazis lundon kaj ĝia temo estis: ĉu vi jam havas eŭromonerojn en via poŝo? Kompreneble, neniu havis tiujn monerojn, sed ĝi estis la kialo de grava debato, en kiu ne nur oni tuŝis la moneran aferon, sed la celojn de la Eŭropa Unio. Opinioj estis multaj, sed ĉiuj koincidis: se Eŭropo deziras daŭrigi sian internacian rangon, la nura rimedo estas la unuiĝo. Oni parolis pri la financaj monopoloj, la tasko de la laboristaro, sed precipe oni aludis al la fakto, ke, se en la naskiĝanta Eŭropo ekzistas la naciismoj, tio estas ke ĉiu lando, membro de Eŭropo, sin konsideros aparta kaj supera, la fiasko de la nomata Eŭropa Unio, pli frue aŭ malfrue ĝi estos realaĵo. Neniu vidis glatan vojon kaj la fina ĝenerala konkludo estis: Nu, ni vidos.
Alia vespera debato temis pri “Don Kiĥoto kaj ĝia aŭtoro”, la subskrinto kiel moderiganto malfermis la diskutadon. Eĉ se tiu debato vekis intereson, ne estis multe partoprenata. Mi pensas, ke granda parto de la ĉeestantoj ne bone konis
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 3 –
tiun verkon, krom de iuj ridigaj epizodoj. Sed “Don Kihoto” estas severa dramo, verkita laŭ vivokondiĉoj ekzistantaj tiuepoke en Hispanio. Je la fino nia s-ano A. Marco Botella legis eseon rilatan al jam menciita temo.
Nepre ni devas aldoni, ke ĉiu vespere post la vespermanĝo, en apuda salono estis bruo fare de moderna orkestro, kiun la direkcio de la hotelo disponigis por amuzigi siajn klientojn, turistoj precipe el Germanio kaj Britio. Eviti tiun bruon, eĉ la direkcio de la hotelo ne povis. Eĉ se en aliaj vesperoj la bruo estis tolerebla, en tiu vespero de la” Don Kihota” debato ĝi estis ege forta.
Kaj la lasta debato okazis la vendredon, sub la originala temo: “Venu kritikoj, ĉu la “Semajno” funkciis bone”. Iuj samideanoj alportis sugestojn tute akceptindaj, iuj celis la menciitan bruon per kritikojn malpravaj. La organizantoj kulpis pri nenio kaj eĉ la direkcio de la hotelo ne povis ĝin eviti. Kompreneble estis favoraj kritikoj, kiuj grandakvante superis “la bruon”, kun instigo daŭrigi la organizadon de la “Semajno”.
Alia vespero estis “babilado inter la semajnuloj” sen kronketa temo, oni trinkis kafon kaj denove venis pliaj kukaĵoj kaj aliaj distraĵoj.
Tamen specialan mencion, ni dediĉu al la vespero de la “Habaneras”, en kiu en la apuda salono “Grupo Habaneras Mestral” nin amuzigis per kantado de belaj kanzonoj nomataj “Habaneras”. Kiel jam tradicie, ne mankis la fama kataluna trinkaĵo “cremat”, kio konsistas el rumo flamigita miksita kun sukero, krom oni donacis taseton, kiel memoraĵon de la evento. Tiu programero okazis en la apuda salono kaj tiu vespero, kiuj faris la bruon … estis ni!
Ni ekskursis al Tarragono, kie ni vizitis la monumenton al “Castellers”, ni povas diri esperante, “Homaj Turoj”. Nu, tiu monumento estis projektita de s-ro Francesc Anglés Garcia, filo de nia agema samideanino Trini Garcia. Li, s-ro Anglés persone kaj detale klarigis al ni pri la diversaj aspektoj de la monumento. Sekve ni vizitis la restaĵojn de la roma epoko, kun vizito al nekropolo kaj amfiteatro.
Ni ankaŭ ekskursis al Morella, urbeto de la provinco Castellón. Vizitinda estas tiu urbeto de la mezepoko, pro la restanta kaj sufiĉe bone konservata murego, por defendo de la urbo kontraŭ la eksterajn atakojn kaj kiu ĉirkaŭas la urbeton. Bone oni povas imagi la vivon en tiu mezepoka periodo, rigardante tiun antikvan defendo-sistemon. Morella estas mil metrojn sur la marnivelo, kaj en tiu tago la vetero estis iomete freŝa.
Ni ankaŭ iris al Peñiscola, pro viziti la faman Kastelon de “Papo Luno”, sed pluvego atendis nin en tiu urbo kaj nur iuj kunvojaĝantoj kuraĝis iri eksteren de la aŭtobuso.
Jam en la mem urbo de Cambrils kaj per la nomata “trejneto”, ni vizitis la konatan historian Muzeon, en kiu oni povis konstati pri la devenon de la urbo, per artaĵoj, iuj ankaŭ el la roma epoko. Ni ankaŭ iris kaj per la sama transportilo, al Muzeo pri la Agrikulturo de loka kooperativo. Tie ni vidis la malnovajn kaj
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 4 –
antikvajn laborilojn por plugi la grundon, Estas tie ankaŭ grandaj bareloj kaj specilaj ujoj, eĉ iuj el ili fositaj en la teron mem por enmagazenigi la oleon kaj la vinon. Iuj gesamideanoj profitis la viziton por aĉeti, bongustajn vinojn, bonan kaj aŭtentikan oleon kaj aliajn produktojn de tiu Agrara Kooperitivo.
Jes, ni ankaŭ vizitis preĝejon por rigardi la internajn artaĵojn, kaj en kies ekstera ŝtuparo ni fotis nin. Tio okazis vendredon matene kaj multaj gesamideanoj jam estis for.
Sabate matene, jam malmultaj gesamideanoj restis kaj tiu programero pri la fermo de la “Semajno” tuj finiĝis.
Je la adiaŭo multaj manojn serĉis la miajn, kun la esperiga esprimo, ĝis la venonta “Semajno” kaj dankon pro ĉio. Tion ni esperas.
Nepre ni devas ankaŭ mencii, la Cseh-metodan kurson, kiun ĉiujare gvidas nia simpatia kaj laborema itala samideanino Carla de Lorenzi.
LUIS SERRANO PEREZ
LA PRELEGOJ DE NIA “INTERNACIA SEMAJNO”
Post la aŭskultado de la 6-a prelego, la lasta, oni demandis al ĉeestanta eksterlandano, lian opinion pri tiuj eroj de nia programo kaj la senproskrasta respondo estis “nedubinda elstareco de la temoj prelegitaj”. Multe plaĉas tia respondo al ĉi tiu raportanto, kiu tuj sekve celas atingi la saman pensmanieron de eventuala leganto.
“GEORGE ORWELL KAJ NIA MONDO”
Jam sabaton posttagmeze, Juan Antonio Cabezos, inaŭguris la podion prelegante pri “GEORGE ORWELL”; je la komenco ni povis aŭskulti, ke Orwell kune kun Aldous Huxley, estis unu el la plej gravaj pensistoj de Britio. Orwell, kiu luktis en Hispanujo dum la intercivitana milito 1936-39 kiel internacia brigadisto, skribis kelkajn verkojn, sed inter ili, la tri plej gravaj estas: “Omaĝo al Katalunujo”, “Besta Farmo” kaj “1984”; ĉiu verko meritas propran komenton, sed precipe pri ĉi tiu prelego “1984” eldonita en 1949.
Je la tridekaj jaroj, kiam Hitler ekhavis la povon, li antaŭenpuŝis disvolvon de germana ĥemia industrio. Ĉe “1984” inter multaj gravaj pensoj, oni konstatas, ke viando gustumas kiel viando, sed ĝi ne estas viando. Tiujn epokajn surogatojn kvazaŭaĵojn kaj anstataŭajojn, ni nuntemepe vivas. Kiam Orwell verkis “1984”, televido estas pli deziro ol realo, ĉar ĝia uzo ankoraŭ ne ĝeneraliĝis; sed li jam antaŭvidis televidon je ĝia triobla flanko: Kiel maniero transdoni ideologion, kiel maniero kontroli individuan liberecon kaj kiel maniero informi. Kompreneble televido havas la funkcion amuzi amason aldone al tiuj funkcioj jam menciitaj. Dum la legado de “1984” oni ĉiam trovas aludon al la “Granda Frato”, t.e. supera kontrolisto, (diktatoroj, ŝtatestroj, registaroj, ktp.) Sed, atentu, je la komenco de tiu jaro 1999, Bill Gates,
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 5 –
informadika genio, nuna “Granda Frato”, prezentis komputilon (surogato de televido), kies lasta generacio povas vidi kaj aŭskulti tion, kio okazas ene de la loĝejo. Sed Gates vendis tiun ideaon kiel principon por sekureco kaj la komputilo estus ligita al policejo… kaj eventualaj rabistoj facile identigeblaj. Jam Orwell denoncis: la ŝtato ne nur organizas nian vivon, sed ĝi ankaŭ kontrolas nian privatan vivon.
La preleginto, laŭlonge de sia parolado, analizis aliajn similajn ideojn de Orwell kaj finis montrante vidbendon kun eroj de la filmo bazita sur “1984”. Li antaŭe disdonis al la ĉeestantaro paperfolion, kun la necesaj komentoj por pli facile kompreni la scenojn montratajn.
“FRANCISCO TARREGA EIXEA”
Dimanĉon postagmeze, Jesuo de las Heras prelegis pri la vivo kaj verko de gitaristo Francisco Tárrega Eixea, kiu naskiĝis en la jaro 1852 en Villarreal de los Infantes, provinco de Castellón.
La preleganto komencis klarigante, ke li ne estas koncertisto, sed instruisto pri gitaro kaj ke ne ĉiu gitarludanto estas gitaristo. Tuj sekve detale klarigis pri sia muzika instrumento.
La vivo de Francisco Tárrega havis malbonan komencon, ĉar la laboro de siaj gepatroj devigis, ke li estu vartita de pagita knabino kaj, ĉar Tárrega ofte ploris, la knabino ĵetis la bebon en apudan kanaleton; feliĉe najbaro vidis tion kaj savis la vivon de la infaneto. La familio translokiĝis al Castellón, kelkajn jarojn poste la patrino mortis kaj la infano precipe edukiĝis ĉe la strato.
Lia unua instruisto kiel gitaristo estis blindulo, kiu kutime ludis la gitaron kaj samatempe petis almozon. Poste daŭrigis la eklernadon kun aliaj gitaristoj. Sed la patro volis, ke la infano lernu muzikon serioze.
Tiutempe gitaro estis ankoraŭ negrava muzikilo; tamen Julian Garcia Arcas, fama koncertisto-gitaristo vizitis Castellón kaj la patro de Tárrega petis al li , ke aŭskulti sian filon. La infano ludis tiom bele, ke la majstro konsentis instrui lin en Barcelono, kvankam tiu ekinstruado neniam okazis. Post diversaj malfacilaĵoj Térrega revenis al Castellón. Finfine, kiam Tárrega estis 22-jaraĝa, li povis studi en la Reĝa Konservatorio de Madrido kaj en 1880 li debutis en Parizo kaj Londono. Tiutempe konis Maria Josefina Rizo, poste sia edzino.
La gitaristo lasis al ni la tiel nomata Skolo de Tárrega; ĝi konsistas el kvar aspektoj: kiel pulsobati la kordojn; pozicio de la mano kiam oni pulse batas la kordojn; la pozicio de la gitaro kaj aparta uzo de ringo-fingroj.
Tárrega forpasi en Barcelono en 1909.
La preleganto per sia gitaro, ludis por ni ĉiuj temojn pri kiuj li parolis dum la prelego.
“PAUL BERTHELOT”
“Paul Berthelot” estas la titolo de la prelego de Jean Amouroux, el Perpignan.
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 6 –
Sed okazis, ke s-ano Amouroux, pro kelkaj aferoj, ne povis veni tiun lundon matene al Cambrils. Pro tio, la prelego estis legita de tiu ĉi raportanto.
Iliaj precipaj trajtoj estas ke Berthelot estis franca-kataluna esperantisto kun la numero 4874 en la adresaro de d-ro Zamenhof, ke li naskiĝis en 1889, natura filo de Paul Berthelot, fama sciencisto kaj politikisto, iama franca ministro pri publika instruado. Lia naskiĝoloko estis Auxerre kaj la loka bakisto Paul Berthelot- do samnoma – deklaris lin sia laŭleĝa filo.
Li estis provizora sekretario de l’Aplech Esperantista de Catalunya (Kataluna Esperantista Grupo) kies duobla sidejo estis en Figueres kaj Céret.
La dominikana pastro Audrin, en revuo “Conflent” skribis: Membro de la hispana anarkistaro, entuziasma disĉiplo de Francisco Ferré i Guardia, Paul Berthelot eble prenis parton en la krima atenco kontraŭ la junan hispanan reĝon Alfonso la Dektria.
Unu el la plej gravaj agadoj por nia komunumo, estis ke la 18-an de junio 1905, aperis la unua numero de la revuo ESPERANTO, hodiaŭ organo de UEA kaj ĝia fondinto estis Paul Berthelot.
Li forlasis Francujon. Vojaĝis al Portugalujo, poste al Argentinio kaj Urugvajo, por fine ekloĝi en Brazilo, kie li mortis.
Li ĉiam laboris por nia lingvo. Kun la dominikanoj, en Brazilo, li laboris verkante en la latina lingvo “Compendium grammaticae Esperanto”, kiu neniam aperis eldonita. Kaj en la dua numero de revuo ESPERANTO, Berthelot ekpublikis sian vortareton Esperanto-Esperanta, ĝi estis la unua provo de vortaro tute en Esperanto.
Grava prelego de s-ano Amouroux, kvankam lama prelego, ĉar la ne ĉeesto de la preleganto malpermesis disvolvigi postprelegon, kun la demandoj de la ĉeestantaro pri la temoj traktitaj, demandoj, kiuj restis kaj restos senrespondoj.
“SOCIA EVOLUO”
“SOCIA EVOLUO” de Giordano Moya, estis alia elstara prelego, okazinta la lundon posttagmeze. Bonvolu legi iomete kaj pripensi la frazaron de tiu ĉi raportanto, kiu rekte kopiis dum lia parolado.
- ke unuaj vivantoj manĝis aliajn en certa ekvilibro inter la multenombraj idoj kaj tiuj malmultaj, kiuj atingis la plenkreskon por kapabli sin reprodukti.
- la vivspecon, kiu eraris la direkton de evoluo simple ĝi malaperis.
- la homo fariĝas hegemonia en la mondo pro du aliaj kvalitoj, la kapablo scii kaj la sciemo, kiu permesas heredigi la sociojn kaj ilin pliigi, kio konsistigas la kulturon.
- sen tiu lernado la homo restus sovaĝulo, natura sovaĝulo ne multe supera al la simioj.
- estis dekmil jaroj en kiuj la perforto-milito fariĝis la plej decida faktoro de la historio.
- la nuntempa naciisma etnismo, ne estas alio ol la sopirado al mezepokaj
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 7 –
ŝtatoj.
- ankoraŭ la diversaj potencoj agadas por konkeri la mondan hegomonion.
- nur transnacia kultura organizaĵo sennaciisma povas sukcese entrepreni ĝin kaj pere de lingvo supernacia kaj neŭtrala pri naciismoj.
- la unuigo de la homaro en konkorda kunvivado kaj en libereco estas jam nura idealismo de kelkaj revuloj, sed nepra neceso de transira civilizacio estas devo de ĉiu homo individue kaj de ĉiuj kune. La esperantisma movado estas la kerno de la ŝanĝo de civilizacio. Unuafoje en la historio de la menso de la homo gvidos la civilizacion en la plej granda mensa transformiĝo, la inteligento, kiu jam fariĝis konsiciiĝo.
“HIRTHARA PETRO KAJ ĜIA AŬTORO”
Mardon matene, Nora Caragea agrable surprizis nin prelegante pri la verko “HIRTHARA PETRO KAJ ĜIA AŬTORO”.
Sed, kiu estis aŭ estas Hirthara Petro? Do, li estas unu el la figuroj de la samtitola kaj mondfama libro, kiun donacis la frankfurta kuracisto d-r Heinrich Hoffmann en manskriba formo al sia filo Karl, dum kristnasko de la jaro 1844. Tiam, d-ro Hoffman ne trovis en la vendejo taŭgan libron por sia filo kaj tiel li verkis meminiciate rekontojn en tekstoj kaj koloraj bildoj. Per ili, li volis humurmaniere averti infanojn pri malĝustaj agoj kaj minacantaj manieroj.
Kaj,kiu estis Heinrich Hoffmann? Li naskiĝis en Frankfurto en 1809 ( duono jarcento antaŭ Zamenhof), filo de arkitekto. La patrino mortis kiam la knabo havis ses monatojn. Iĝis kuracisto laŭ konsilo de la patro. Kiam li estis 25-jara, kun kvin junaj kolegoj fondis malriĉulan klinikon. Ĉefa celo en sia kuracista kariero estis plibonigi la situacion de psike kaj mense malsanaj homoj.
Pri la libro oni devas rimarki, ke ĝia unua eldono okazis en 1845 kaj ke post kvar semajnoj estis 1.500 ekzempleroj venditaj. La 100-a eldono aperis en 1876, la 200-a eldono en 1896 kaj la 540-a eldono en 1994 (150 jubilea jaro). Jam en 1892 aperis la 175-a eldono, 40-a eldono en la angla; tiam ekzistas tradukoj en naŭ lingvoj. Vera rekordo! Kun la titolo “Struvelpetro”, en 1921 eldonis ĝin Appelbaum en nia lingvo; poste, en 1988, ĝin oni eldonis denove en Esperanto, sed kun la nuna titolo, “Hirthara Petro”.
En Frankfurto, oni povas viziti du muzeojn pri tiu fikcia personeto kaj la originala pramanuskripto, ekde 1902, ĝi troviĝas en la Germana Nacia Muzeo de Nuremberg, kaj la dua manuskripto, ekde 1954, en la universitata biblioteko de Frankfurt.
“EŬROPO, LA NACIISMOJ KAJ LA MULTLINGVISMO”
Ĵaŭdon matene, okazis la lasta prelego, “EŬROPO, LA NACIISMOJ KAJ LA MULTLINGVISMO” estis la temo, kaj Antonio Marco Botella ĝia aŭtoro.
La preleginto, per siaj unuaj vortoj, rekonis al nia popolo, hispanoj, kiel unu el la elementoj kreintaj de la koncepto Eŭropo. Do, de ĉi tiu startpunkto, li
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita Asociació Cultural Esperantista. Eldonas Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo. Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, Es- 08202 Sabadell. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Tel. 937836511,jserrano@doc6.es Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL Hispanujo. Delegacio en Terrassa. C. Civic M. Roig. C/ Sant Tomás, 2. ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: per poŝta ĝiro al Santiago Torné. C/ Roca 22, 3-er, 1ª. 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto, 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj Luis Serrano Pèrez Santiago Torné i Grau
PERADO DE REVUO POR LA JARO 2000
Santiago Torné Grau. C/Roca 22,3-er, 1ª, 08208 SABADELL. KAE-Informilo: 1000 pesetojn. Vi povas pagi per poŝta ĝiro aŭ al “La Caixa”=konto: 21000461960200045498.
Luis Serrano Pèrez. Font Nova 32. 08202-SABADELL. Heroldo de Esperanto: 4250 pesetojn. Literatura Foiro. 4.200 pesetojn. La Gazeto: 4.500 pesetojn. (Ses numeroj) Internaciisto: 2.500 pesetojn. La Laborista Esperantisto: 110 francajn frankojn (france-esperante) Vi povas pagi per poŝta ĝiro, aŭ al la konto ĉe “Caja Postal”: 1302 9234 06 2813014606. kaj vi ne havos elspezojn, sed nepre avertu min, ĉar “Caja Postal” ne informas pri la pagintoj. DE ĈIU GAZETO VI PETU SENPAGAN EKZEMPLERON.
Martin Bustín Benito. Apartado 4143. 03080 ALICANTE Sennaciulo. Prezo konsultenda.
Felix Gómez Martín. C/ Corbeta 8, 5-a 28042 MADRID Popola Ĉinio. Prezo konsultenda.
J.Azcuenaga. Gen. Dávila, 127, por. 7, 2º iz, 39007 SANTANDER La Ondo de Esperanto: 22 eŭrojn
— bildo 5 —
KAE-Informilo – 8 –
enpronfundiĝis en la konceptojn esprimitajn en la titolo, ne forgesante, ke Eŭropo estas kompleta kombino de diversaj kulturoj, kies plej gravaj elementoj devenas rekte el Grekujo, Romio kaj la Kristanismo sed, ankaŭ de la civilizacio Al-Andalus, florinta en Hispanio dum la mezepoko, atentinde influis en tiu simbiozo de kulturoj, redefininte la grekan kulturon kaj kreante adekvatan etoson por studo de scienco, filozofio kaj poezio; oni alvenas, en rapidan konkludon, ke Eŭropo estas kompleksa miksaĵo de popoloj kaj kulturoj antaŭ ol la naskiĝo de siaj nacioj.
Sed, per kio kontribuis la civilazio hispana-araba? Eŭropo eksciis unuafoje dum la mezepoko pri la grekaj scienco kaj filozofio, ne kiel estis origine verkitaj sed laŭ estis interpretitaj de araboj, judoj kaj hispanoj, t.e. de al-andalus: matematikistoj, astronomoj, instalado de norioj, konstruado de kanaloj, konstruado de la unua paperfabriko de Hispanio kaj de Eŭropo je la komenco de la 11-a jarcento; kaj tiuj progresemaj elementoj naskiĝas aŭ eniras en Hispanujon dum ok jarcentoj de la hispana-araba civilizacio kaj de ĉi tie transsaltis la Pirineojn. Kaj kio okazis tiutempe en Eŭropo? Invado de la nomataj “nordaj barbaroj” kaj poste la “krucmilitoj”. Ne forgesu ankaŭ la tradukistojn de Toledo, aŭ la monaĥejo de Ripoll, kiuj tradukis gravajn librojn de la araba al la latina, poste senditaj al Eŭropo.
Eŭropismo kaj ties originoj finiĝis ĝuste ĉe la finaj limoj de la mezepoko, kiam naskiĝis la nacioj, dividante Eŭropon per parceloj, kie oni parolas propran lingvon. Laste, la stangado de la progreso denove realiĝis la “miraklo” de eŭropismo; naskiĝis projekto pri la Eŭropa Unuiĝo kaj ideo pri unika merkato, unika valuto, komuna parlamento, malapero de landlimoj, ktp. Sed ni devas ne ignori la grandajn defiojn kiujn ni devos alfronti. Inter ili, konvinki al certaj minoritatoj pri la eraro de naciismo, naciismo problable naskiĝinta unue kiel pratempa spuro de nia triba vivado kaj due pro la ekscesoj de antaŭaj centralizaj politikoj. Sed laŭ vidpunkto de la progreso oni ne povas kompreni la “fakton diferencigan” kaj superi tiujn regresemajn ideojn estas unu el niaj taskoj.
Fine ni devas paroli pri multlingvismo, vera problemo por internaciaj rilatoj. Solvi tion pere de nacia lingvo estas neebla. La racia solvo estas Esperanto, ĉar ni, kiel eŭropanoj kaj esperantistoj vivas tiujn aktualajn problemojn.
Post la lunda vespermanĝo kaj ene de etosa kunveno, Luis Serrano legis paĝojn de la hispana verko “Don Quihote de la Mancha” Kiam s-ano Serrano finis tiun legadon. Antonio Marco Botella legis eseon de pli ol 2.100 vortoj, de li verkita kun la titolo “Kelkaj konsideroj pri Donkiĥoto kaj Sanĉo”. La netolerebla bruo alveninta de apuda salono, preskaŭ ne permesis aŭskulti s-anon Marco. Pro tio, li afable denove legis tiun eseon, post la prelego okazinta jaŭdon matene, Kaj jen raporteto.
En tiu eseo, s-ano Marco prezentis la personecon de la du precipaj hispanaj originalaj arketipoj kreitaj de Miguel de Cervantes, aŭtoro de “Don Quijote de la
KAE-Informlio – 9 –
Mancha”.
Kaj, kiu ne konas nun en la mondo la figuron de Donkiĥoto? Eble malmultaj, ĉar la fikcia protagonismo de la romano de Cervantes simbolas unu el la plej altaj esprimoj de la homa idealismo, homo, kiu tute malavare batalas por la justeco ne gravas kie kaj kiam. Sed la difino de Don Kiĥoto kaj la kiĥotismo baldaŭ trovas aŭtentan baron por pli da interpretojn se oni ne asocias al la figuro de la kavaliro tiun alian de Sanĉo kaj malfacile oni povas kompreni Donkiĥoton sen atento al la reala mondo, kiun signifas Sanĉo. Kurioza dueto, kiuj kun trajtoj tute malsamaj, ofte eĉ kontraŭaj, klarigas sin reciproke unu la alian. Idealismo en Donkiĥoto, realismo en Sanĉo.
Certe, ke ni povus daŭrigi parolante horojn kaj horojn pri la sama temo. La idealismo de nia hidalgo kaj la realismo de nia ŝildisto kaj feliĉe por la homaro, malgraŭ la normala krizo de Kiĥotoj, la kiĥotismo tute ne malaperis de nia terglobo. Kaj ni esperas ke ĝi neniam malaperos.
SANTIAGO TORNÉ i GRAU
+ + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + +
FORPASO DE TRE ESTIMATA ESPERANTISTO
Meze de la nuna jaro 1999, mortis en Granada, kie li rezidadis, s-ano Justo Estañ Canales, naskiĝinta en Callosa de Segura (Alicante). Estante junaĝa, li translokis sin en Francujon, kie li lernis Esperanton sub la gvido de Lidja Zamenhof, la filino de la Majstro, kaj ankaŭ la francan, italan kaj germanan lingvojn.
Jam 23-jara, kune kun esperantisto pola li bicikle vojaĝis tra Eŭropo. Poste li restis 10 monatojn en Svedujo, kie li gvidis Esperanto-kursojn en diversaj urboj. Ankaŭ li rezidis longan periodon en Nederlando ĝis kiam, en la jaro 1936, okaze de la hispana intercivitana milito, li decidis reiri en sian naskiĝurbon, Callosa de Segura, kie li daŭrigis siajn Esperanto-klasojn por kelkaj tieaj lernantoj. S-ano Justo Estañ Canales (e.p.r.) estis vigla, tre simpatia esperantistoj, majstre uzanta la Zamenhofan Lingvon.
Lia vidvino, la Sabadell-a s-anino Rosa Homs, kiun la subskribinto konas jam de proksimume 65 jaroj, ĉar tiutempe ni ambaŭ estis freŝe bakitaj ge-esperantistoj en la urbo Sabadell (Katalunujo), memore al sia forpasinta edzo, ĝentile donacis belan stokon da liaj E-libroj kaj binditajn revuo-kolektojn de “El Popola Ĉinio” al la biblioteko de la “Kultura Asocio Esperantista” (=KAE), kaj ankaŭ al la “Hispana Esperanto-Muzeo”, situanta en Sant Pau d’Ordal (Barcelono).
Pro tiu tre valora donaco de Esperanto-materialo, ambaŭ organizacioj restas kaj plu restos dankemaj al s-anino Rosa Homs, vidvino de s-ano Justo Estañ Canales, nia bedaŭrata lingvokolego.
V. HERNANDEZ LLUSERA
****************************************
— bildo 6 —
KAE-Informilo – 10 –
ĜENERALA ASEMBLEO DE “K.A.E.” 2000
Laŭ statute nia nunjara Asembleo okazos la 30-an de januaro.
Unua kunvoko je la 11.00 horo. Dua kunvoko (se necese) je la 11:30 horo.
LA TAGORDO ESTAS LA JENA:
Aprobo (aŭ ne) de la protokolo de la Asembleo 1999 La Sekretario informos pri la laboro de K.A.E. dum 1999. Informo de K.A.E.-Sekcioj. La Kasisto informos pri la financa situacio. Parta renovigo de la estraro. Projektoj por 2000. Demandoj, sugestoj, proponoj…
LA ASEMBLEO OKAZOS EN “C. CIVIC CREU ALTA” C/ MAJOR 70.SABADELL
Karaj gemembroj de nia Asocio, via ĉeesto estas tute necesa. La kunlaborado de ĉiu kaj de ĉiuj kune estas la nura kaj plej efika rimedo por puŝi antaŭen nian movadon. Ĉiu KAE-membro, estas devigata alporti sian opinion, kriterion, por la plej bona funkciado de nia Esperanto-Grupo, kaj la Ĝenerala Asembleo estas la plej ĝusta okazo por ke vi eksponu viajn projektojn.
Estas evidente, ke ni ne volas fermiĝi en nia “rajta partopreno kiel KAE-membroj”, jen pro kio ni invitas, al tiuj personoj, kiuj simpatias kun Esperanto kaj nia celo al nia Asembleo.
Josep Mª Galofré Domingo Prezidanto
****************************************
KAE-Informilo informas:
La periodaĵo “El 3 de vuit” de Vilafranca del Penedés, publikigis raporton pri la turniro de niaj samideanoj Miguel Rodriguez kaj Joan Rafols al Finnlando. Niaj lingvokolegoj estas spertaj ludogitaristoj kaj en tiu eŭropa norda lando ili okazigis dek gitarkoncertojn kun granda sukceso. Viadispone estas ilia kompakdisko: “MUZIKO POR DU GITAROJ”. Nu, jen nian gratulon.
****************************************
NUR MIL PESETOJN!
Ne forgesu, kara amik(in)o renovigi vian membrecon al KAE. Novaj abonantoj al KAE-Informilo estas bonvenaj! Nur 1000 pesetoj, kaj vi rajtas ricevi nian Infromilon kaj membrecon al K.A.E.
KAE-Informilo – 11 –
KURSOJ DE ESPERANTO ORGANIZITAJ DE KAE DUM LA JAROJ 1999-2000
En tiu ĉi jaro K.A.E starigis tri kursojn de Esperanto, gvidataj de profesoroj de nia asocio. La unua el tiuj kursoj al kiu partoprenas dek lernantoj okazas unua foje en aŭlo de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono (Bellaterra) kaj ĝi estas gvidata de la s-anoj Marti Guerrero kaj Gerard Rodriguez, la dua kurso kavas lokon en la Civitana ejo situata en la kvartalo (Alta Kruco) en Sabadell kaj gvidas ĝin s-ano Ramón Manau kaj ĉeestas kvin lernantoj. Tiu per korespondado gvidas ĝin Luis Serrano kun dekkvin lernantoj, pro kio mi gratulas nome de ilia estaro al ĉiuj profesoroj kiuj sen ia ajn lukra ambicio laboras por tiu bela idealo de la homaro. La interkompreniĝo de ĉiuj popoloj de la mondo pere de Esperanto
J.Mª Galofré – KAE -Prezidanto.
****************************************
GRAVA HISPANA POLITIKISTO FAVORA AL ESPERANTO.
En mitingo okazinta en Sabadell pri la voĉdonado al Kataluna Parlamento, s-ro Julio Anguita, ĉefa kunordiganto de la Koalicio Unuiĝinta Maldekstrularo kaj eksa Ĝenerala Sekretario de Hispana Komunista Partio, diris: Estas bone posedi la du lingvojn, la katalunan kaj la kastilian kaj por la internaciaj rilatoj oni devas uzi tiun belan kaj mirindan lingvon, kiu estas Esperanto..
Sabadell 14-10-1999
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Nia samideano Elias Ortiz Silva, okaze de la municipa voĉdonado la 13-an de junio estis elektita Urbestro-Prezidanto de la municipo CASTELLVI DE ROSANES (Barcelona). Kompreneble, ni lin gratulas.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NOVA PLACO ESPERANTO KAJ MONUMENTO AL ESPERANTO EN CASTELLDEFELS (BARCELONO)
Kiam ĉi tiuj linioj estas redaktataj nur cele, ke la ricevo de ĉi tiu numero de KAE-Informilo alvenu al vi antaŭ Kristnasko, la menciita evento ne estas okazinta, sed la placo kaj monumento jam ekzistas. La inaŭguro okazos la sepan de decembro, kun ĉeesto de s-ro Agustín Marina, urbestro de Castelldefels kaj ceteraj membroj de la urbestraro.
Kompreneble, en venonta numero de KAE-Informilo ni amplekse raportos pri la evento.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
ALIA GRAVA IMFORMO: La “OKA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO” por la jaro 2000 okazos en Blanes. (Girona) je la 30/9 al 7/10/ 2000. Ĉe “Hotelo Horitzó” str. Passeig maritim S’Abanell, 11
Dua epoko, n-ro 30, aprilo-junio 2000

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 30, aprilo-junio 2000.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[Algluita papereto supre:] “8-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo”. Blanes, provinco Girona, (Katalunujo-Hispanujo), 30-9 al 7-10, 2000. En la kultura kadro de ĉi tiu internacia evento Esperanta, okazos ILEI-ekzamenoj de elementa nivelo, gvidataj kaj sub la kontrolo de Carla de Lorenzi, membro de ILEI-estraro.
[BILDO p.1 | 54,12,98,40] Emblemo de KAE en verda rektangula kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo»; vertikale ĉe la maldekstra rando eta subskribo «Kintana».
Nº 30 Dua epoko. Dekkvara aperjaro. Aprilo/Junio 2000
ĜENERALA ASEMBLEO DE KULTURA ASOCIO ESPERANTISA DE JARO 2000
Laŭ anoncite, en nia antaŭa Informilo nia nunjara Ĝenerala Asembleo okazis la 30-an de januaro.
La Asembleo komenciĝis je la dua kunsid-alvoko, ĉar ne sufiĉis la kvorumo, por ĝin okazigi je la unua.
Pro manko de la Sekretario (malsana) kaj la vicsekretario (laboraj kialoj), legis la protokolon nia Prezidanto, ĝi estis unuanime aprobita.
Same la Prezidanto, raportis pri la diversaj taskoj realigitaj fare de la membroj de nia Asocio. El inter ili menciindaj estas; la kursoj de Esperanto, ĉu per korespondado prizorgata de s-ano L. Serrano kaj tiu parola de R. Manaŭ. En ambaŭ kazoj la rezulto ne estis kontentiga. Do, oni debatis kiamaniere interesigi la homojn por Esperanto. Diversaj projektoj kaj opinioj estis eksponataj en tiu momento, kun la espero, ke ili estos aplikeblaj. Sed pri la kursoj, ni devas fari specialan mencion al tiu okazinta en la Aŭtonoma Universitato de Barcelona (AUB), kies rezulto, plenigas nin de entuziasmo por la venonta-j jaroj. Tiun kurson gvidis s-ano Martí Guerrero kaj Gerad Rodriguez.
Alia aspekto estas la kunlaborado de nia asocio, en la nomataj “babiladoj”, kiuj daŭre estos programitaj por la nuna jaro. La rezulto ĝis nun estas pozitiva, sed ne sufiĉa, do restas al ni la defio ilin plibonigi.
En la ekonomia aspekto, la situacio ne estas tre brila, sed jam estas tolerebla, kun la espero, ke ĉiu alportu sian sableron, legu kontribuon.
Kompreneble restas la ĉapitro: proponoj kaj sugestoj, kiuj fakte ne mankis, kaj kiel dirite supre, ni vidos, ĉu ili estas aplikeblaj.
Kaj dum la pasinta jaro, daŭre aperis nia Informilo, unu el la malmultaj, kiuj restas en la lando.
Pri parta estrara renovigo, estis nenia ŝanĝo kaj ĉio restas, kiel la pasinta jaro.
José Mª Galofré
— bildo 2 —
KAE: PAGATA OFICISTO SERĈATA !
Nu, ni jam komprenas, ke la supra titolo vekigos al vi grandan scivolemon. Ne miru pri tio, karaj gesamideanoj. Kultura Asocio Esperantista (KAE) serĉas kompetentan oficiston, nepre li devas koni Esperanton. Mi jam scias, ke vi demandos vin, ĉu tiuj KAE-anoj estas frenezaj? Kial? Kiel? Kie? Kiu? Kiacele?, Kion, Kiom, Kia?… eble ni devis konsulti la tabelon de simplaj vortoj, kaj aldoni iujn aliajn, sed ankaŭ ni pensas, karaj gesamideanoj, ke vi estas inteligentaj homoj kaj tuj vi komprenis nin.
Ni ne deziras, ke vi tiom cerbumu, prefere ke vi okupu vian menson por alia pli praktika celo por la Esperanto-movado ol deĉifri, ankoraŭ por vi, ĉi tiun enigmon de KAE. Do, restu trankvile, sidu komforte en via brakseĝo, (ne malfunkciigu la televidilon) kaj jen kion sekve vi legos.
Venas al ni tiom granda amaso da kunlaboraĵoj por nia Informilo, ke en estrara kunsido de ambaŭ redaktoroj aŭ redaktistoj (vi mem elektu) decidis dungi spertan samideanon aŭ inon (ni ne havas preferon) por nin helpi. Simpla, ĉu?
Ni ne povas realigi la pezan, sed ja agrablan laboron, kontroli, ordigi kaj arkivi se necese, la amason da kunlaboraĵoj, kiuj konstante, kiel akvo-torento, estas sendataj al nia Redakcio. Ni pensas, ke por ceteraj membro de nia familio ĉi tiu novaĵo estas “kvazaŭ loterio por almozulo”, ĉar, kiam en la gazetaro Esperanta estas ripetataj, kopiataj ĉiuj artikoloj, en nia redakcia kesto, abundas la kunlaboraĵoj, kvazaŭ fungoj en aŭtuno.
Nu, nur restis al ni tiu vojo, kvankam ankaŭ ni povas peti, al niaj kunlaborantoj, ke ili ne sendu al ni tiom da kunlaboraĵoj. La dilemo, karaj skribemuloj estas granda, eble neniam okazis tion en la Esperanto-movado.
La oficisto devas esti muskula, forta, ĉar li devos de la poŝtoficejo alporti grandajn pakaĵojn. Se necese ni disponigos por li eĉ aŭtomobilon por transporti la enorma amaso da kunlaboraĵoj, ĉiujn artikolojn oni devas bone klasifiki, ordigi kaj kiel dirite supre ilin arkivi. Sed nia Asocio, ne estas entrepreno cele ekspluatadi la samideanon (aŭ samideaninon), ne, tute ne!, krom de la menciita transportilon ni disponigos por li komputilon “Deep Blue” ni supozas, ke ĝi sufiĉos por nia celo.
Jes, vi jam povas konstati, se vi legas la lastan paĝon, ke ĉi tiu magazino havas du ĉefajn redaktorojn, vi imagu, du!, ĉu en Esperantujo vi vidis ion similan tute certe ne. Jes, jes ekde nun ni vivas pli trankvilaj, adiaŭ tiu laboriga tasko, malfermi leterojn, legi verkaĵojn…ankaŭ niaj edzinoj dankos nin pro ĉio. Kiu diris, ke la Esperanto-movado ekmortas?. Venu al ni kaj rigardu tiujn pakaĵojn plenaj de artikoloj por nia Informilo.
Eble ni devas jam ion diri pri lia/ŝia saljaro. Ni kalkulis proksimume al tiu de Anelka kaj tiu de Ronaldo (ili estas futbolistoj), kompreneble al tiuj salajroj oni aplikos ĉiujn rajtojn, kiel al kiu ajn laboristo kaj laŭ la hispanaj leĝoj.
Malpermesate parta publiko de ĉi tiu oferto, aŭ la tuta teksto aŭ nenio. Ni jam ne volas trompi neniun samideanon/samideaninon.
SUBSKRIBAS:”MI KAJ LI” AŬ SE VI PREFERAS “LI KAJ MI” (Ni jam estas du)
DUOBLA INAŬGURO EN CASTELLDEFELS
S-roj Agustí Marina kaj Josep Mª Pavón, urbestro kaj magistratano de Castelldefels, surprizis al ĉiuj esperantistoj de Barcelono kaj ĉirkaŭaĵoj, sendante al ni personan kaj oficialan invitilon por ĉeesti la duoblan omaĝon okazonta en tiu urbo la dimanĉon 7-an de Decembro, je la 12-a horo matene, ambaŭ inaŭguroj dediĉitaj al nia Internacia Lingvo Esperanto.
Jam la printempa vetero de tiu mateno aŭguris al ni la plej brilan feston, al kiu ĉeestis pli aŭ malpli kvicent personoj.
Verdire, la invitilo menciis nur la inaŭguron de placo Esperanto, granda placo en centra loko de la urbo, – tre proksima al la fervoja staciodomo -; sed samatempe, oni inaŭguris kaj en la sama placo belan artan monumenton, kreita de la skulpisto Clemente Ochoa kaj dediĉita al Esperanto kaj al Ramón Fernández Jurado.
Unue parolis Martí Guerrero i Cots nome de la Esperantista Fervojista Asocio, societo, kiu kune kun la loka esperantisto Emilio Sanz, arde kaj forte strebis por atingi tiujn inaŭgurojn tiumomenten oferitaj al la esperantistaro.
Tiom la vortoj de la unua parolanto, kiom tiuj de la urbestro kaj urba konsilanto, post mencii nian internacian lingvon al kiu dediĉis tiun placon, tuj sekve ili laŭdis la personecon de Fernández Jurado, kiu alvenis el Almeria nur kvar-jara kaj kiu loĝis kaj laboris dum sia tuta vivo en Katalunujo, ĝis lia forpaso antaŭ kelkaj jaroj. Kvankam Fernández Jurado laboris kiel meblofaristo, danke al sia intelekta strebo, li fariĝis instruisto de la kataluna lingvo, esperantisto kaj poeto. Ankaŭ li estis deputito de la Kataluna Parlamento.
En urboj Castelldefels kaj l’Hospitalet oni povas trovi publikajn bibliotekojn al li dediĉitaj, kie, ĉiujare oni aljuĝas poeziajn premiojn honore al lia personeco.
Loka ĥoro “Margalló” muzikigis kaj kantis unu el la poeziaĵoj de Fernández Jurado; eron de tiu poeziaĵo oni povas legi en la tabulo piede de la monumento inaŭgurita, kataluna kaj esperantlingva. En ni lingvo ĝi tekstas jene:
Mi sonĝas Castelldefels blua-verda kiel smeraldo la obskura verdo de la pinaro kaj la kristalo de la blua maro.
Ricevis la omaĝon, la vidvino de la poeto S-ino Pilar Gómez, al kiu akompanis ŝia filino Virginia.
Poste, en loka restoracio kvardek-ses gesamideanoj en frateca kunmanĝado, gaje tostis pri la sukceso de la festo, kun la deziro pligrandigi nian Esperantan familion.
SANTIAGO TORNÉ i GRAU
— bildo 3 —
KUNLABORE KUN U.E.A.
MANIFESTO 2000 POR KULTURO DE PACO KAJ SENPERFORTECO
= = = = = = =
Konsciante pri mia parto de respondeco antaŭ la estonteco de la homaro, kaj tute aparte antaŭ la hodiaŭaj kaj morgaŭaj infanoj, mi devontigas min en mia ĉiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia loĝloko.
1.- Respekti aktivan senperforton, rezignante pri perforto en ĉiuj ĝiaj formoj: fizika, seksa, psikologia, ekonomia kaj socia, precipe rilate al la plej malriĉaj kaj la vundeblaj kiel infanoj kaj adoleskuloj.
2.- Kundividi mian tempon kaj miajn materiajn rimedojn, praktikante malavarecon por haltigi forpuŝadon, maljustecon kaj politikan kaj ekonomia subpremo.
3.- Defendi la liberecon de esprimado kaj la kulturan malsamecon, ĉiam favorante aŭskultadon kaj dialogon kaj ne cedante je fanatikeco, mensogado kaj malakcepto de aliaj homoj.
4.- Favori respondecan konsumadon kaj evoluon, kiuj konsideras la gravecon de ĉiuj vivo-formoj kaj konserva ekvilibron de la naturo sur nia planedo.
5.- Kontribui al evoluo de mia komunumo, kun plena partopreno ankaŭ de virinoj kaj respekto de la demokratiaj principoj, cele al kuna kreado de novaj formoj de solidareco.
11-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO
TEMO DE LA KONGRESO: “ESPERANTO-INSTRUADO”
La Kongreso komenciĝos de la 1-a de aprilo ĝis la 2-a sammonata. Adreso: “Biblioteka Municipal”, strato Arrabal, 13 REQUENA 46340 (Valencio)
La programo estas ampleksa kaj dum tiuj du tagoj, vi povos vivi en vera Esperantujo. La organiza adreso estas: Augusto Csquero. Av. Burjasot, 29, A-31 46009 VALENCIO. < a-casquer@redesb.es >
FESTOTAGO ZAMENHOF 1999
La 50-a datreveno de la Esperanto-Grupo “Aŭroro”, ĉe la kultura societo “La Formiga Martinenca”, en Barcelono, okazis la 19-an de Decembro, en malgranda baroka teatro kun kafeja meblaro kiun “La Formiga” feliĉe ankoraŭ bone konservas.
Je la deka horo okazis Diservo fare de la pastro M. Casanoves, kies meso kaj prediko okazis tute en Esperanto.
Post je la dekunua matene, komenciĝis diversa, agrabla kaj simpatia festeto, aparte malsimila al aliaj festetoj de tiuj Zamenhofaj tagoj.
Organizis ĝin la prezidantino de la grupo, samideanino Adela Gomila, al kiu profesie helpis nia samideano Fredy Alberich.
Malfermis la matenan etoson kelkaj vortoj de Martí Guerrero i Cots, al kiuj sekvis prelego de Luis Serrano pri la temo; “LA TASKO DE LA ESPERANTAJ GRUPOJ”. La amiko Serrano detale klarigis, insistis, memorigis al ni kion, kie kaj kiel la Esperanto-grupoj devas agadi por antaŭen irigi siajn taskojn, sed resume, la solvo estas nur, labori, labori kaj labori.
Sekvis disdonado de trofeoj al la malnovaj societanoj, veteranaj esperantistoj, ankaŭ al s-ano Lluis Mª Hernàndez Izal, direktoro de la Hispana Esperanto-Muzeo. Ne mankis sentemaj memorigaj vortoj por Johano Solé, kunsocietano mortinta antaŭ nelonge, kaj je la fino oni premiis per koraj kaj longaj aplaŭdoj al Adela, ĉefa parto de la festo.
Junaj gedancistoj amuzis nin kaj finis siajn dancojn per la ĝentila prezentado de verdaj pluvombreloj sur kiuj estis pentritaj Esperantaj steletoj
Tuj sekve la ĥoro “Nuria” el Barcelono-kvartalo Gràcia, kantis inter aliaj, por ni, la elstaran “La Najtingalo” kataluna popola kanto, en nia Internacia Lingvo. Kaj poste, la sama ĥoro kantis, kune kun ni, nian himnon “La Espero”.
La mem Asocio “La Formiga” regalis al la grupo Aŭroro kaj al ĉiuj ĉeestantoj per bufedo, kiun la kelneroj surtabligis en la sama teatro.
Okaze de la festo de tiu tago kaj pere de aŭtobuso ni translokiĝis al strato Zamenhof, por deponi florbukedon apud la stratotabulo dediĉata al la kreinto de nia lingvo.
Sekve per la sama buso ni iris al loka restoracio por la festo-manĝo. Ĉeestis la kunmanĝadon preskaŭ kvindek geesperantistoj, kaj jam en la momento de la deserto, la Grupo Aŭroro invitis nin per kukaĵo tradicia por la grandaj solenaĵoj, kiel tiu de la 50-aj jaroj de sia fondiĝo, por daŭrigi tostante per ĉampano Esperanto.
Salutojn kaj antaŭen en la venontaj 50-aj jaroj.
S. TORNÉ GRAU
GESAMIDEANOJ, PORTU ĈIAM VIDEBLA LA VERDAN STELON !
— bildo 4 —
ĈU DE TIUJ LINGVOJ DEVENAS ESPERANTO? (KVARA PARTO KAJ FINO)
El la verko “La Minoa Kreto” de Paul Faure. Esperantigis, Luis Serrano Pérez (la vortoj sekvataj de asterisko, signifas ke mi ne trovis ilin en PIV kaj mi rezignis ilian esperantigon
DAŬRIGO: Vidu KAE-Informilon numeron 28 Oktobro/Decembro 1999
proponas, ke la enskribaĵoj en -linia A – kaŝas lingvon esence egea. La silabaro derivita de – linia B – ne estas pensita por transkribi la grekan, ni signalas la konsonantojn parolatajn antaŭ aliaj konsonantoj aŭ je la fino de la vorto, ni la vortojn ripetitajn, nek la literojn kun forta sonon, nek tiujn kun facila prononcado ne distingas inter la r kaj la l, nek inter la diversaj konsonantoj prononcataj samtempe kun vokaloj de la sama speco. Kiam ni legas da-pu-ri-to, ni devas interpreti labyrinthos, provo ke en la kreta lingvo, komence de la vorto ekzistis litero interdenta d-, stranga en la minoa lingvo. Estas evidente, ke la grekoj prunte prenis ĉi tiun skribo-metodon de gentoj, kiuj ne parolis nek per la samaj sonoj nek per la samaj vortoj ol ili. Ili devis forlasis tridek signojn de siaj antaŭloj klaj inventi aliajn tridek kvin, kio ne donis plian kompreneblon. Apenaŭ ni komprenas la 20% de iliaj tekstoj pli malfruaj, inkludante la proprajn nomojn en ĉi tiu procenteco Ĉi tiuj, la plej granda parto metas onomastikon antaŭan al la minoaj reĝoj Idomenco aŭ Merión (). Tamen ni konas grandan numeron de prehelenaj nomoj kretaj pere de la mitologio kaj la toponomio. Ili konservas tre proksiman rilaton kun la antikvaj nomoj de lokoj dispartigitaj en Malgranda Azio, la duoninsulo balkana, la insuloj de Cipro, la sudo de Italio kaj Sicilio. Oni konstatas la samajn finaĵojn en -nt(h)os (-nda o- (s)sa,, en -mnos o -mn, en -amos, -ana (o -ena). -ara …; kaj tre ofte la samajn radikojn por ekzemplo arn- (fonto) gar- (ŝtono), laur (skulpita ŝtono),parn- (altedo), sam- (krutaĵo), taur (gorĝo de montaro), k.t.p. Tiel plian fojon ni supozas ke la transskribo de la silaboj de la -linia A – de vota hakilo de Arcalojori estu ĝusta, la vorto (x) da-ma-te estas multe pli facile rilatigi ĝin kun la nomo de la reĝo kreta tiutempa, Rodamantis,() ke kun la klasika greka Idaia màtèr. Al ĉi tiu hipoteza lingvo “egea” oni aludas la vortojn specialajn sen etimologio por kontentigi la klasikan grekan; nomoj de kultivitaj plantoj, medicinaĵoj, teknikaj terminoj kaj preskaŭ la tuta vortaro religia, inkludite la nomoj de la dioj. Kelkaj eruditoj, de Vladimir Georgiev, nomi ĉi tiun lingvon el pelasgo, aŭ lingvo de la popoloj de la insularo, kaj oni konsideras ĝin hidoeŭropan lingvon proksima al la traca.
Tio plej serioza, en mia opinio, eble estu ni atenti al tio, kion montras la homera epopeo en Kreto jam en la minoa epoko oni parolis nek unu lingvon sed multajn, inter ili la pelasgan, la etecretensan() kaj la cidonan. La vortoj kretaj pli konataj estas kiujn ni povas rilatigi kun la certeco de minoa civilizacio. La nomoj de obiekto, de loko kaj de persono, montras fonetikojn kaj morfologiojn malsamajn. Kiel ekzemplon, lafné (por dafné) “laŭro”, ĝi ne sin prezentas kiel diktamnon, “la planto de la monto Dicte(), kaj ĉi tiu lasta nomo, kiu reaperas en Misia() kaj traca, apenaŭ ĝi similas al la nomo de la monto, de la urbo de Kreto, Licto() Jacinto estis dio de Tiliso(), sed ankaŭ de la tuta zono de la Egea maro, dum Acacallis() “la sinjorino de la narciso” nur ekzistas en Kreto. La unueco de la skribosistemo -linia A- en la kvar palacoj, jam esploritaj, tro ŝarĝitaj de mallongigoj kaj ideogramoj prezentas aspektojn trompigajn. Ĉiu jarcento de historia epoko alportis al la insulo amason da enmigritintoj, kun nomoj kaj vortoj eksterlandaj tre diversaj. Same ĝi okzais dum epoko prehistoria. Eĉ akceptante ke en Cnoso aŭ en Malia(), ĉirkaŭ la jaro 1500 a. K., la plej granda parto de la loĝantaro en la nordo parolus kun Minoo en simila lingvo al tiu de la insuloj de la maro Egeo, pelasgo por ekzemple, granda kvanto da nomoj el lokoj, patronimoj kaj terminoj teknikaj apartenis al malsamaj kulturoj, pli antikvaj aŭ aktualaj. Tio ne implikas, ke en Festo (sudo) kaj en Cidonia() okcidente oni parolus la saman lingvon….
[BILDO p.4 | 59,31,98,81] Mane desegnita tabelo de kretaj hieroglifaj signoj: kolumnoj laŭ vokaloj «a», «e», «i», «o/u», vicoj laŭ konsonantoj «y», «w», «r», «m», «n», «p», «t», «d», «k», «q», «s», «z»; en la ĉeloj piktografaj signoj (hakiloj, homaj figuroj, bestokapoj, plantoj, vazoj, sagoj ktp.); sube du duoblaj silaboj.
Silabaj valoroj de la kretaj hieroglifoj
Duoblaj silaboj nau: [signo de ŝipo] ; nua: [signo]
— bildo 1 —
Depósito Legal B-42645-92 Edita Associació Cultural Esperantista. Eldonas Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo.
Redaktistoj Luis Serrano Pèrez Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32, Es- 08202 Sabadell. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Tel. 937836511,luis_serrano@mixmail.com Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1-er ES-08208 SABADELL Hispanujo. Delegacio en Terrassa. C.Civic M. Roig. Avda. Barcelona, 180. Es-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné. str. Roca 22, 3-er 1ª, 00208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto, 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO EN LA KATALUNA LINGVO
Kultura Asocio Esperantista (KAE) disponigas por la katalunlingva parolantoj kaj por la tuta Esperanto-Movado, kurson per korespondado en la kataluna lingvo. La kurso estas ampleksa, kaj kies ĉefa motoro estis, s-ano Santiago Torné Graŭ, kun la kunlaboro de Martí Guerrero i Cots Luis Serrano Pèrez kaj Ernest Roca i Genescà.
Pliajn detalojn vi ricevos se vi skribas al la redakciejo de Informilo aŭ al la adreso de ĝia redaktoro, kies ambaŭ adresoj troviĝas, supren en ĉi tiu mem paĝo. Vi ankaŭ povas uzi la retadreson, ĝi ankaŭ estas en ĉi tiu paĝo.
En preparado estas vortaro, unudirekta, kataluna-Esperanta. Sed karaj gesamideanoj, havu paciencon!
KURSO DE ESPERANTO EN KATALUNA TELEVIDO
Gvidata de nia s-ano Martí Guerrero i Cots, la televida kanalo-54 prezentos kurson de Esperanto. Ĝi okazos ĉiun duan semajnon, kvankam estos ripetata dum aliaj semajnotagoj. Ĉi tiu kanalo estas videbla en la kataluna zono Baix Llobregat, ankaŭ en Barcelono, en la tuta Katalunujo kaj Hispanujo, se via televidilo enhavas la necesajn teknikajn rimedojn por tiu celo.
La kurso jam komenciĝis la 2-an de marto, je la kvara horo posttagmeze, sed por plej bona informado, volu skribi al: Canal 54. Passeig Ferrocarrils Catalans 117-119, 08490-Cornellà de Llobregat (Barcelona) Fakte viaj leteroj instigos al tiuj Kanalo-respondeculoj pli favore konsideri la projekcion de la kurso.
Karaj gesamidenoj, kune kun ĉi tiu Informilo ni kunsendas al vi prospekton pri la “8-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo”. Ni atendas vian baldaŭan aliĝon, kio multe helpos nin por plej bona ellaborado de la programo. Dankon, nome de la organizantoj.
— bildo 5 —
KAE-Informilo – 8 –
KURSO DE ESPERANTO EN UNIVERSITATO
Danke al la obstinaj demarŝoj de la Prezidanto de KAE, s-ro Josep Mº Galofré, la Rektoro de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono en Bellaterra aprobis, ke la Kultura Asocio Esperanista programu du elementajn kursojn, unu por la jaro 1999 kaj la alia por 2000, de la internacia lingvo Esperanto kaj li asignis tri kreditojn al ĉiuj partoprenantoj.
La unua komenciĝis la 19-an de oktobro en la aŭlo de Ekonomiaj Sciencoj kaj finiĝis la 9-an de decembro de la pasinta jaro. La kurso daŭris 30 horojn kaj estis gvidata de samideanoj Gerard Rodriguez i Gil kaj Martí Guerrero i Cots, kun ĉeesto de 10 gelernantoj el diversaj Fakultatoj ; Informatiko, Jura Scienco, Humanstudo, Filologio, ktp.
Post la fina ekzameno, ni povis konstati la altnivelan atingon de la gelernantoj, kaj kelkaj el ili petis al la instruistoj adresojn de esperantistoj el diversaj landoj por praktiki la lingvon pere de korespondado.
Estas grava sukceso la instruado de la lingvo Esperanto en Universitata nivelo.
M.G.
NEKROLOGO
La 16-an de decembro 1999, adiaŭiĝis de ni por ĉiam nia bona samideano Jesuo Raposo Montero. Paroli pri nia kara Jesuo estas afero tute simple kaj samatempe malfacila. Lia karaktero malferma al ĉiu homo kaj precipe al esperantistoj estas facile komprenebla, sed kiam oni komencis, mi tion konstatis, esplori la grandiozan mesaĝon, kiu nestis en sia brusto, en sia koro, oni devis tre atente lin aŭskulti por bone kompreni “lian lecionon”. Mi memoras, ke iam, mi daŭre lin aŭskultadis, ĝis kiam venis momento, ke li demandis al mi, kio okazas Serrano, vi nenion diras? kaj mi ne silentadis!, male mia menso laboris rapidege por kompreni tiun torenton de konsiloj, de altvaloraj pensoj, de perfektaj rezonadoj pri la misteroj de nia ĉiutaga mizera vivo. En iuj aspektoj, mi sentis min antaŭ instruisto, kiu klarigas al mi lecionojn nepre lernendaj, sed kiuj oni ne povas disgesti tuj, rapide. Lia entuziasmo ofte ridetigis min, ĉar mi pensis patrino mia!, kia fluado de vortoj, de konsiloj, de amo al homo, al la naturo, ĉar vi jam scia; la naturo estis “la infanino de liaj okuloj”, laŭ hispana diraĵo.
Sed li lasis nin, kvazaŭ orfaj en ĉi tiu mondo de konfuzo kaj de vojoj eraraj kaj erarigaj. Li ne plu estas inter ni fizike, sed almenaŭ mi klopodos heredigi al mi iomete de lia troa entuziasmo. Mi pensas, ke lia edzino M-a Angeles kaj filino Berta tion permesos al mi,ĉu?
Foriras por ĉiam de nia movado homoj kiel s-ro Raposo, kaj ne venas anstataŭantoj. Lian personecon neniu povas anstataŭi. Kaj nia Esperanto-movado disvolviĝas en ĉi tiu malfacila grundo, ĉiam serĉante novajn fortojn, novajn idealistojn, kiuj fervore subtenos nian ĉiutagan laboron.
Kara amikino Mª Angeles, kara Berta kaj via edzo, se iom ni povas vin konsoli volu akcepti niajn plej sincerajn kondolencojn. Adiaŭ amiko Jesuo! L. SERRANO.
KAE-Informilo – 9 –
LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA EŬROPA UNIO
LIA TROA LINGVO
Ripetiĝas incidentoj inter Germanio kaj la EU-partneroj pro la (ne) uzo de la germana lingvo.
Post frua somera kolero de la kanciliero Schroeder, al kiu la semestra prezidanto Lipponen malpermesis daŭrigi alparoladon en la germana, jen vico de la berlina ministro pri eksteraj aferoj, Joschka Fischer.
En Saariselk (Finnlando) 4-an de septembro 1999 la germana ministro el la Verda Partio intervenis en sia gepatra lingvo, kvankam la regulo limigas la uzon je la franca, la angla kaj la finna.
Tuj la hispana kolego Abel Matutes minacis postuli ĉeson de la neformalaj kunsidoj, se tiu aŭ alia lando ne respektas la regulon.
Eĥis la itala ministro Lamberto Dini. Se Germanio persistas, ni volas paroli itale.
Dum la finna prezido Germanio bojkotis plurfoje la neformalajn kunsidojn, ĝuste pro lingva kialo. Estas menciinde ke, dum la antaŭaj du semestroj (germana kaj aŭstra), en la kunsidoj resonis la idiomo de Goethe.
Evidente la germanlingvanoj esperis ke tiu provizora rajto (originita de la prezidanteco) estu definitive akirita.
Heroldo nº 1980 Noor Weg
Komentarieto:
Kredu min, sinjoroj de la E.U., ke multege ridigas min, tiuj lingvaj problemoj. Kiam viaj inteligentaj kapoj, fine decidos adopti la solvon.Ja! Ja!.
NIAJ POLAJ KOLEGOJ INVITAS NIN AL:
5-a Internacia Esperanto-Feriado, kun folkloro en la montaro PIENINY, dato:la 15-n de septembro 2000. La programo estas ampleksa. La prezoj malaltaj (kvankam dependas de via monujo). Ne hezitu kaj petu informojn al: Stanislawa MAJERCZAK. ul. Bt. Kingi 6. PL. 34-450 KROŜCIENKO n/Dum Pollando
JES, JEN EKONOMIA HELPO POR NIA INFORMILO
- Martin Bustín Benito — 1000 pesetojn.
- Pere Miquel Puyol — 1000 pesetojn.
- Martín Aguado — 4000 pesetojn.
- Josè Bernabeu — 1000 pesetojn.
- Peter Holt — 1000 pesetojn.
1000 pesetoj rajtigos vin ricevi la Informilon kaj esti KAE-membro!.ĉu tro kosta?
— bildo 6 —
KAE-Informilo – 10 –
NEOLOGISMOJ KAJ LA OFICIALIGO DE ESPERANTAJ VORTOJ
En la 57-a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Valladolid 1-3 majo 1998, estis enprogramigita prelego de nia s-ano J. Camacho pri la temo: Neologismoj kaj malneologismoj en Esperanto. Mi havis la plezuron aŭskulti lian prelegon. Kaj mi diras, .- mi havis la plezuron.- ĉar lia prelego tre plaĉis al mi, ne nur pri ĝia enhavo, sed ankaŭ, pro la fakto, ke lia parolmaniero, bonega prononcado kaj bona kono de nia lingvo, entute estis kvazaŭ leciono por mi.
Nia samideano malaprobis la uzadon de neologismoj. Por plej bone klarigi siajn opiniojn li sin helpis pere de iuj libroj eldonitaj pasintajare (1997). Badaŭrinde li samatempe anoncis, ke li ankaŭ uzas neologismojn – sed kun la espero – ke iam ili estos akceptataj, kiel oficialaj Esperantaj vortoj. Sendube tiu estas la espero de tiuj, kiuj uzas neologismojn.
Alvenis la momento de la kolokvo kaj subskribinto lin demandis; kia estas la kriterio de la Akademio de Esperanto rilate al la oficialigo de la vortoj? Nu, la respondo tremigis min, ĉar li klarigis (li, almenaŭ en tiu tempo estis akademiano) ke la Akademio de Esperanto, ne okupiĝas pri tiu temo. La Akademio nur okupiĝas – li diris – pri la semantiko, sintakso…do, mi aldonas pri gramatikaĵoj. S-ano Camacho klarigis, ke tiu laboro pri la oficialigo de vortoj estas tasko de la redaktantoj de Plena Ilustrita Vortaro.
Mi devas konfesi, ke mi neniam interesiĝis al kio okazas en la altaj institucioj de nia Esperanto-movado, kiel povas esti U.E.A. kaj la Akademio de Esperanto. Mi ĉiam pensis, ke la Esperanta Akademio funkcias pli aŭ malpli kiel la Hispana, kiu eĉ se kun granda prokrasto, sed estas ĝi, kiu decidas pri la oficialigo de vortoj de la hispana lingvo. Sed ne estas tiele en la Esperanta Akademio, mi tute eraris kaj la surprizo estis por mi senlima.
Nune ŝajnas, ke okazas revizio de la P.I.V., laŭ s-ano Camacho oni intencas meti aŭ aldoni Afrikajn vortojn kaj forigi iujn, kiuj tute arkaikis. Tre bone. Sed mia demando estas: kio okazas, se tiuj reviziantoj apartenas ĉiuj al la sama lingva grupo? Ĉu, P.I.V. ne enhavos la tendencon de la gepatra lingvo de la reviziantoj?
Nu, mi pensas, ke ne ekzistas neologismoj, Ĉar se ne ekzistas regulo pri tiu esenca parto de la lingvo, ĉiu povas aldoni tiun aŭ alian vorton, laŭ propra kriterio.
Eble ni devas akcepti kiel oficialajn vortojn tiujn, kiujn uzis Zamenhof, almenaŭ kiel respekteco al li, sed pri la aliaj, kiuj rajtas pli ol la alia?, kiu pravas pri la apliko de tiu aŭ alia vorto?
Oni diras, ke la angloj ne havas akademion, sed la angla estas nur unu lingvo, tamen Esperanto apartenas al multaj lingvoj, kaj se ĉiu esperantisto volas aldoni “sian vorton”, (Ĉar laŭ la nunaj normoj li rajtas tion fari) vi jam povas imagi la galimation, kiu okazus en nia Lingvo. Ni estu pli seriozaj, kaj kreu organismon kompetentan, aŭ pli bone, ke la akademio okupiĝos pri la sankcio rilate al
KAE-Informilo – 11 –
oficialigo de la Esperantaj vortoj.
Ĝis nun mi estis tre severa en la ne uzado de neologismoj, sed ekde nun mia kriterio ŝanĝiĝos, kvankam mi restos fidela al la vortoj ekzistantaj en la P.I.V. en kiu ekzistas ankaŭ neologismoj, laŭ diras la spertuloj pri la temo,
Nu, karaj geamikoj, ĉu vi opinias, ke iu registaro aŭ internacia organismo akceptos Esperanton kiel oficialan lingvon en tiuj kondiĉoj, kaj tio sen mencii la eternajn gramatikajn diskutadojn?. Ni estu seriozaj, kaj ni konstruu nian domon sur solidaj fundamentoj.
LUIS SERRANO PEREZ
INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO
Motovun (Istrio, Kroatio) 15 – 21 de julio 2000
TEMO: MULTKULTURECO, MULTLINGVECO KAJ KUNVIVADO
ISTRIO: Korforma kaj ruĝa tero magia. Mistera belulino prikantita de romiaj poetoj, renesancaj trubaduroj, Danti Alighieri… Tra ĝia subtera mondo aventuris Mathias Sandorf, en Pula vivis kaj skribis Janes Joyce…Ankaŭ hodiaŭ Istrio allogas kaj prisorĉas artistojn el la tuta mondo. Per sia unikeco. Per la diverseco kultura, arkitektura kaj natura .
Tra tiu miniatura planedo estas dissemitaj: romia amfiteatro, arkoj, vilaoj, bizancaj bazilikoj, mezpepokaj turoj kaj muregoj, preĝejoj, luksaj gotikaj kaj barokaj palacoj, aŭstrohungaraj fortikaĵoj………
Krome en la kadro de ĉi tiu Konferenco oni liveros la ” OSIEK-PREMIO 2000-n“, cele premii la plej bonan verkon aŭ esperantigo de grava nacia verko.
Pliajn informojn pri: loĝado, prezoj, veturado al Istrio, kaj pri multaj aliaj detaloj vi ricevos, se vi skribas al: Eric Laubacher, 1 rue Louis-Antoine de Bougainville. FR-78180 MONTIGNY 1e Bx. Francio retpoŝto : ericl@iname.com
S-ano. Se vi interesiĝas pri lingvistiko kaj ĉio rilatanta al tiu scienco, abonu “Informilo-n por interlingvistoj”, kies redaktanto estas: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Strasse 110, DE-12683 Berlin. Germanio. retadreso: blanke.gil@snafu.de
Tamen pri mendoj skribu al : CED ĉe UEA. Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 NJ ROTTERDAM. Nederlando.
DEZIRAS KORESPONDI:
S-ro Rotrekl Jiri, li loĝas en la regiono de Moravio. Volonte li korespondus en la hispana lingvo, kiun li jam konas. Li estas 50-jaraj kaj ĉiuj temoj interesas lin, jen lia kompleta adreso. Rotrekl Jiri. U Teni su 9. CZ – 75000 PREEROV. Ĉekio.
Dua epoko, n-ro 31, julio-septembro 2000

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 31, julio-septembro 2000.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,31] Emblemo de la asocio en verda kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj; supre la teksto «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
Nº 31 Dua epoko. Dekkvara aperjaro. Julio/Septembro 2000
********************************************
LA DEFIO DE LA NUNA JARCENTO KAJ DE LA NUNA JARMILO
Unue ni devas atenti pri la diversaj opinioj, ĉar iuj diras, ke fakte ni ne troviĝas en la 21-a jarcento kaj kun similaj kialoj oni asertas, ke ankaŭ ne estas la tria miljaro. Aparte de la katastrofoj anoncitaj okaze de la novaj tempoperiodoj, kaj kiuj neniu efektiviĝis, nia vivo suriras la kutiman kaj rutinan vojon.
Sed por ni esperantistoj la jarcento dudekunua havas specialan reliefon. 100 jaroj en la historio de la homaro, havas nenian signifon, sed por ni esperantistoj oni povas apliki tiun filozofan penson – esti aŭ ne esti -. Estas evidente, ke la plej granda parto de ni, aŭ eble ĉiuj, ne plu estos en ĉi tiu mondo de vivantaj estaĵoj, do, por ni la Esperanto-movado havas relativan intereson, ĉu por la bono ĉu por la malbono. Tio estas le vero.
En hispana gazeto iam mi legis pri la sorto de la minoritataj lingvoj, kaj oni kalkulis ke la plej granda parto de la “malfortaj lingvoj” malaperos, inter ili troviĝas nia kara Esperanto. Do, la prognozoj de la lingvaj fakuloj ne estas tre esperigaj por ni. Jen pro kio ni diras; nia grava defio por la jarcento dudekunua.
Kion ni devas fari? Kion ni devas ne fari?, jen la problemo. La kreado de forta E-movado en la nunaj kondiĉoj establigitaj por la kulturo en la mondo, la tasko estas malfacila. De ekonomia vidpunkto, ni ne kapablis adapti la Esperanto-movadon por la produktado de ekonomiaj profitoj, eĉ se ili estus minimumaj. La hodiaŭa homo ne sentas intereson pri revoj kaj utopioj kaj ni daŭre pensas pri la ronda familio kaj la frateco inter la homoj de ĉiuj rasoj kaj lingvoj, sed la nuna mondo ne estas tiu, ni ne povas trompiĝi. Ni laŭ nia kapablecoj kaj eblecoj daŭre restos en la tranĉeo, eĉ se ni faras erarojn en nia laborado. Jam diris Zamenhof: ne eraras tiu, kiu nenion faras.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –
PAGOTA OFICISTO SERĈATA!
Karaj fidelaj legantoj. Ni (la du redaktoroj,redaktistoj aŭ redaktantoj), vi elektu! estas konvinkitaj, ke ankoraŭ memoras pri la antaŭa artikolo, ni preferas diri: alvokon, kiu aperis en nia Informilo, cele trovi kompetentan kaj fizike fortan esperantiston aŭ esperantistinon (por ni ne gravas al kia sekso la oficisto apartenas), nu, vole aŭ ne vole ni devas reveni al la sama temo. Sendube, vi demandos vin, ĉu povas esti, ke tiuj respondeculoj de KAE-Informilo ankoraŭ ne trovis la helpanton celitan ? Fakte vi jam rajtas ĝin demandi kaj kompreneble nia devo aŭ devigo, se tion vi preferas, estas respondi viajn demandojn, informi vin (pro tio nia organo nomiĝas Informilo), kaj plezure tion ni faras.
Mi ne scias, ĉu vi konas la hispanan proverbon – estis pli malbona la rimedo ol la malsano -, ĉu vi ne konis ĝin?, do, se ne, volu ĝin aldoni al via filozofia kajero, kaj ankoraŭ alian peton, instruu ĝin al aliaj. Jam nia celo ankaŭ estas klerigi la homaron, supozante, ke ni jam estas kleraj homoj por tion fari. Tamen, ni forlasu tiom da babilado kaj ni revenu al la suko de la afero. Ne vane ni supre skribis: “estis pli malbona la rimedo ol la malsano” ĉar karaj gesamideanoj, venis al nia redakciejo (pli bone dirite al la poŝtoficejo) tiom granda amaso da korespondaĵoj, ke nia laboro, jam tre granda, minumume duobliĝis. Nu, kio okazis. La klarigo estas simpla. La homo en si mem scivolema, tuj reagis kaj komenciĝis la alveno de leteroj (eĉ la elektronika poŝto estis, estas uzata). Do, ni malfeliĉaj redaktoroj, jen kuras al la poŝtoficejo, jam ni devas atenti pri la alveno de la leterportisto, tiu ĉi ŝtata funkciulo jam protestas, ĉar li diras, ke ni uzas tro la rimedojn por komunikado, kaj al aliajn civitanojn ĝenas nia amaso da poŝtaĵoj. Ni intencis lin konvinki, ke se li havas tro da laboro, tio signifas, ke pli frue aŭ malfrue oni plialtigos al li la salajron. Entute, minimume ni devas dediĉi du horojn por preni la korespondaĵojn, paroli aŭ diskuti kun la poŝtisto, kaj fine ni devas meti la manon en la monujon, kaj iomete kontentigi la ŝtatan laboriston. (rilate al tio, eble baldaŭ oni privatigos tiun publikan servon kaj ĝi fariĝos pli kara kaj eĉ malaperos tiu afabla leterpoŝtisto). Nu, la rezulto estas, ke ni havas pli da laboro. Vi jam povas kompreni, ke nun ni cerbumas kiamaniere bremsi tiun torenton da korespondaĵoj. La tasko ne estas facila, ĉu skribi al ĉiu kaj al ĉiuj?. Tio evidente ne eblas, aŭ oni devos inventi la tagon kun 36 horoj minimume, kaj vi pensu, ke ni estas mortendaj estaĵoj, kaj ni devas dediĉi kelkajn horojn de la tagoj por ke tio ne okazu. La vero estas ke ni troviĝas ege embarasitaj. Sed malgraŭ la problemoj pri la abundeco, (en iuj kazoj la abundeco ne estas bona, ekzemplo, se por vi abundas la malsato). Sed ni rezignos pri nenio. Ni jam estas bonaj laboristoj (ĉar ni naskiĝis antaŭ la hispana intercivitana milito) kaj tio en Hispanujo estas garantio de laborema homo. Vi jam povas, legante la nunan Informilon, konstati la influon de la lanvango da kunlaboraĵoj, kiom da stiloj, kiom da ideoj, pensoj, idealoj, agadoformoj, projekktoj, rimedoj… kiom bela estas la estonteco por la Esperanto-movado kaj konsekvence por la homaro.
Mi kaj Li aŭ Li kaj Mi. (laŭ via prefero)
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 3 –
B L A N E S
Jen iom pri nia “Semajno-urbo” 2000. Blanes estis jam loĝata en la prahistorio, sed fidindaj informoj diras, ke la unuaj loĝantoj estis la iberia pre-romana civilizacio, jam en la tria jarcento a. K.
La ibera loĝantaro, eble situis en la suda parto de la montaro de “Sant Joan”, kaj per la trovitaj restaĵoj, ŝajnas ke ekzistis ia loko por komunikiĝi kun la aliaj loĝantoj en la zono, nune nomata “Mont Barbat”.
Post romanigo de la lando, okazinta la jaron 218 a.K. la nuna Blanes, ŝajnas, ke nomiĝis Blanda aŭ Blandae. La arkeologiaj esploroj montras, ke la situo de la urbeto troviĝis en la roko de la “Padrets”, kie aperis diversaj dometoj, kies ilia dato povas esti de la unua jarcento a. K., kaj ili estis loĝataj ĝis la duono de la unua jarcento de nia erao. Latinaj dokumentoj montras ĝian kolonian regadon laŭ la nomata romia rajto.
Post la disfalo de la romia imperio alvenis la periodo de la visigotoj. La vilaĝo suferis kelkajn invadojn fare de la araboj je la fino de la oka jarcento. Sekve estis la francoj kaj fine la feŭda dependeco.
La kastelo de Blanes aŭ de “Forcadell” jam estis menciata en la jaro 1002, en dokumento de la vicgrafo Sunifred de Girona, kaj ĉirkaŭ la jaro 1050, liaj heredantoj, la Cabrera, metis la kastelon je la dispono de la grafo de Barcelono. Dum la jarcento dekdua ĝis la dekkvara, estis la kavalieroj nomataj Blanes, kiuj regadis la urbeton. Dum la jarcento dektria la feŭdaj sinjoroj, Guerau la Kvara de Cabrera kaj lia vasalo Guillem de Blanes donis kelkajn privilegiojn kaj liberojn al Blanes, cele favorigi la loĝantaron, kaj estimuli la ekonomion.
En 1381 la Cabrera, kiel nuraj sinjoroj, renovigis la konstruadon urban, kiel la palacon vicgrafan, la novan preĝejon, oni rekonstruis ankaŭ la muregon, oni malfermas novajn urbajn enirpordojn kaj oni konstruis la gotikan fonton de la strato Ample kaj la hospitalon por malriĉuloj “Sant Jaume” (1423).
En ĉi tiu jarcento firmiĝas la sistemo municipa kaj oni redaktas normojn por la bona funkciado de la Universitato. En ĉi tiu epoko, la kvartalo de s’Auguer ekapartenas al la municipo de Blanes, kaj je la fino de la jarcento dek-oka la municipo etendiĝas ĝis la limoj kun Tordera.
La jaron 1583-an, laŭ iniciato de la Juristoj de Blanes, alvenas la kapucenaj monaĥoj, kaj oni konstruas la monaĥejon, kiu ankoraŭ estas videbla, sur la monteto Santa Ana.
La militoj de la dek-oka jarcento ankaŭ trafas la urbeton. Dum la milito de la “Falĉistoj” (1652) Blanes estis invadita de la kastilia armeo, kiu bruligas la urbeton. La jaron 1694-an okaze de la milito nomata de “Heredigo” la urbeto estis denove bruligita (1714). Je la fino de la jarcento dek-oka la loĝantaro de la urbeto estis je 1.993 enloĝantoj.
Luis Serrano Pèrez
— bildo 3 —
KAE-INFORMILO – 4 –
59-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO
SAN SEBASTIAN DE LOS REYES (MADRID)
De la 29-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2000
Ĉi tiu Kongreso estis la malplej ĉeestata, ĉar la Kongreslibro nur anoncis 58 aliĝintojn. En ĝi mankis la tradicia flago kaj ĝin anstataŭis reklamo pri la “Libroteko de Tokio”. Verdaj Steloj ankaŭ ne estis videblaj. Tio okazis laŭ decido de iuj el la organizantoj.
La Kongresejo, iomete kaŝita en tiu urbo, 18 kilometrojn de Madrido, enhavis ĉiujn rimedojn necesajn por la evento. Tutemoderna aŭditorio, kun la teknikaj bezonoj por simultana tradukado. Krome estis multaj salonoj, salonetoj, en kiuj disvolviĝis la diversaj programeroj. Kaj la Kongreso estis bone organizita, pro la fakto, ke oni plenumis ĉiujn programerojn. Mi ne deziras forgesi, ke la organizantoj disponigis specialan buson por translokigo de la kongresanoj de Madrido al la Kongresejo kaj inverse. La Kongreso-Libro aperis dulingve, kastilie kaj Esperante. Estis programeroj, en kiuj oni uzis tro la kastilian lingvon. Kvankam tuj oni devas aldoni, ke por eviti tiun lingvan kialon, ni ĝuis la interpretadon profesie farita de nia samideano J. Camacho, kaj en iuj momentoj de A. Valén. Tiusence nenio reproĉinda, male mi ilin gratulas.
Malfermis la Kongreson, la urbestro de la urbo, s-ro Angel Requena Fraile, kiu per tre trafaj vortoj, li analizis la rolon de la lingvo aŭ lingvoj tra la historio kaj la taskon dezerindan por Esperanto. Lia esprimo kapablo plene kontentigis la ĉeestantojn, kaj eĉ por doni ekzemplon, li sekve ĉeestis kurson de Esperanto en apuda salono.
S-ino Amelia Fernández, Profesorino pri Filologio en la Madrida Aŭtonoma Universitato kaj Direktorino de la radioprogramo “Hablando en Plata” (=Paroli Klare). Ŝi, kiu prelegis en la kastilia, (perfekte simultane tradukita de J.Camacho), ŝi aludis al la rolo de la lingvo en la historio, precipe al greka kaj latina. Kaj ŝi analizis la lingvan problemon dum la deksesa jarcento.
Nia elstara poeto, samideano Miguel Fernández, analizis kaj komentariis la verkon aŭ verkojn de la poetoj Nervi (itala), Neves (portugala) kaj Zifu (ĉina). Mi ne scias, ĉu oni devas scii bone kio estas la poezio, sed nur aŭdante la parolmanieron, la vervon kaj entuziasmon de nia kara Fernández, ni nepre venas al la konkludo, ke la poezio troviĝas super la komprena kapablo de multaj, multaj homaj estaĵoj. Vere ĝi estas granda lukso lin aŭskulti. Lia analizado, kiu okazis en tri partoj kaj tri tagoj, oni tradukis en la kastilian lingvon, fare de nia profesia interpretisto ĉe la E.U. J.Camacho.
Ankaŭ estis prelego fare de Eva Suárez-Llanos, pri la rolo de Amnestio Internacia kaj la Homaj Rajtoj. Ŝi bone klarigis la malfacilaĵojn ekzistantajn por realigi tiun taskon. Ŝi rimarkis, ke iuj landoj, kiuj sin prezentas kiel defendantojn de la Homaj Rajtoj, ofte estas ili, kiuj malpli ilin observas. (Samtempa traduko en Esperanton)
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 5 –
Nia astronomo David Galadi, prelegis sub la temo “Kial ne estas steloj verdaj” Lia simpatia parolmaniero agrable surprizis ĉiujn. Nu, li klarigis, ke la diversaj koloroj de la astroj kaj steloj dependas de la lumo, kiun ili ricevas de la suno. En la kolokvo, la ĉefa punkto estis la novaĵo: La universo estas plata, ebena. Li diris, ke tio jam estas nenia malkrovo, sed alĝustigo de diversaj studoj.
Nia interpretisto J. Camacho, informis pri sia laboro ĉe la E.U. Li menciis la problemojn, kiuj prezentiĝas por ĝusta traduko. Li ne estas optimisma pri la tuja akcepto de Esperanto ĉe tiu institucio, precipe ĉar oni plialtigus la tradukajn kostojn.
Estis multaj aliaj programeroj. La laboro en Bosnio, fare de germanino Sabine Trenner. Kurso de Esperanto de nia gramatikisto A. Valén. “Konfliktoj” sistemo por paroligi la ĉeestantoj ankaŭ de S. Trenner. Diversaj nune nomataj atelieroj prezentitaj de David Trigo. Iuj okazis samatempe kaj ne eblis ĉiujn ĉeesti.
Estis diskutrondo pri la disvolviĝo de la Kongreso. Kaj estis plendoj pro la malfrua informado. Kompreneble mi ne deziras forgesi la koncerton de nia muzikisto Eduardo Vargas (Solo). Ŝajnas, ke li prezentis aŭ ludis muzikon pli moderan, sen tiuj bruoj de antaŭaj jaroj. Estis originala moderna muziko por la “Espero”. Nepras aldoni, ke la kongresaj laboroj komenciĝis je la deka matene kaj finiĝis je la oka vespere.
La Ĝenerala Asembleo, ne levis gravajn diskutojn. Eble tiu de la flago, sed mi pensas ĝin komentarii per alia artikolo en venonta KAE-Informilo. La financa situacio, estas priokupiga, ĉar jam de kvar jaroj estas deficito. Kompreneble sur tiu vojo, ni alvenos al katastrofo. La estraro promesis trovi rimedojn, eble, nur ĉeesti al la “Ekspolingva” ĉiun duan jaron. Kiel ĉiam okazas, oni insistis plialtigi, la HEF-membraron. En mia opinio la problemo ne estas prokrastebla, ĉar sen mono, ne estas Federacio. Male okazas pri “Esperanto-Fonduso”, kiu verŝajne konsistas el 14 milionoj da pesetoj.
Nia samideano Tomás Ortiz prezentis Santiago-n de la Rivera (Murcio), kiel Kongreso-urbon por la jaro 2000 kaj lia propono estis aprobita.
En la Kongreso estis grupo de junuloj (iuj ne tiom junaj) kiuj donis esperojn por la estonta movado en nia lando. Ni esperu, ke ili daŭre persistos en ĉi tiu peniga laboro por la diskonigo de Esperanto, kiu hodiaŭ ne aperas tre rozkolora en Hispanujo.
Entute estis kontentiga Kongreso, malgraŭ la malmultaj ĉeestantoj, sed okazis, ke pro la situacio de la Kongresejo, kaj la fakto, ke estis festotagoj, la kongresanaro restis “fidela” al la kongresaj programeroj. Jes, ni ne estis multaj, sed ni estis laboremaj, iuj prezentante kaj realigante la “promesitan progamon” kaj aliaj ĉeestante la diversajn aranĝojn. Ni havis la avantaĝon, ke ĉio okazis en la sama ejo. Io neforgesebla por aliaj organizontoj.
Fine ni menciu la Preminon “Klara Silbernik”, kiun ricevis, meze de longa aplaŭdado, s-rino Francisca Jiménez, edzino de nia samideano José Francisco Platas. La Kongreso finiĝis. Vivu la Kongreso! LUIS SERRANO PEREZ
— bildo 4 —
KAE-INFORMILO – 6 –
N I A J B A B I L A D O J
PREMIA DE MAR (16-1-2000)
Ĉi tiu “babilado” okazis ĉe la urba kultura centro “CONEX” kaj ĝia temo estis “La mono”. La ĉeesto ne estis tiom multenombra kiom en aliaj okazoj, tamen dudek gesamideanoj venis al nia alvoko.
La temo, kiu ĉiam estas aktuala, vekis la atenton de niaj kolegoj, kiuj ne hezitis partumi en la diskutado. Oni diris: en la pratempo, kiam ne estis kontaktoj inter la diversaj triboj loĝantaj en nia planedo ne estis bezonata la mono. Poste kiam la triboj havis rilatojn, ĉu por la bono, ĉu por la malbono, komenciĝis la interŝanĝado de varoj. Sed la loĝantaro pligrandiĝis kaj estis pli oftaj la komercaj kontaktoj kaj oni inventis la monon, eĉ se ĝi konsistis el rudimentaj moneroj. La rilatoj inter la homo ampleksiĝis kaj tiuj moneroj ne plu sufiĉis, venis la epoko de la monbiletoj, kaj nun jam en plej moderna epoko, eĉ tiuj monbiletoj ne plu taŭgas, kaj oni uzadis la ĉekojn, ankoraŭ estas plia moderniĝo kaj pere de la elektronika poŝto, iom post iom oni eliminas ĉiajn paperaĵojn.
Antaŭe ĉiu lando respondecis pri siaj monbiletoj pere de oro rezervita de la registaro. Nun ŝajnas, ke tiu sistemo ne plu estas observata. Tiucele oni diris; se Usono devus reakiri la dolarojn ekzistantajn en la mondo, ĝia orrezervo ne povos garantii – en oro – ĝian valoron.
Nu, se la mono aperis, kiel rimedo por faciligi fluan komercadon, hodiaŭ la mono fariĝis por iuj landoj kaj privataj personoj ilo por regi la mondon laŭ siaj propraj interesoj. Tiu povo, kiun donas la monon, preskaŭ ĉiam estas uzata por submetigi landojn kaj homojn. Reveni al pasinteco ne eblas, sed la uzado de la mono nunatempe estas tre diskutebla.
************************************************************
SIDEJO DE “HISPANA FERVOJISTA ESPERANTISTA ASOCIO. (20-2-2000)
La temo de tiu babilado estis: Kial sendi tiujn raketojn al la luno aŭ al aliaj planedoj?”. Venis al ĉi tiu alvoko 34 gesamideanoj. La temo estis ege interesa, ĉar tie oni eksponis diversajn vidpunktojn. Oni diris, ke antaŭ la situacio de malsato ekzistanta en multaj partoj de la mondo, estas vera frenezaĵo elspezi mono por tiuj spacveturiloj. Aliaj opiniis, ke la scienco, ne povas sin haltigi kaj nepre oni de devas esplori aliajn formojn kaj konceptojn de vivo. Oni diskutadis pri la valoro de la tempo, kaj tiurilate oni diris, ke malgraŭ la atingaĵoj, nia erao havas nenian signifon en la daŭro de la universo. Jes, ankaŭ oni opiniis, ke tiuj vojaĝoj al la spaco, tute simple estas por spioni kaj kontroli la mondon fare de potencoj ekonomie fortaj. Diskuto estiĝis pri la ebleco, ĉu estas aliaj planedoj loĝataj, kaj kiaj kaj kiel estas tiuj loĝantoj. Eĉ por multaj tiuj vojaĝoj, estas estonta negoco, ĉar kiam la vivo en la Tero ne plu estos eltenebla por ĝia pulucio, tiam venos la momento veturigi en aliajn planedojn. Kaj tiuj nunaj spacveturiloj nur estas eta specimeno pri tiuj estontaj.
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 7 –
“CENTRE CIVIC MONSERRAT ROIG” TERRASSA (26-3-2000)
Kun ĉeesto de 33 gesamideanoj (ne ĉiam estas la samaj) ni pritrakris la temon “Migrado, enmigrado, elmigrado” Ĝuste la temo estis en tiu tempo ege aktuala, ĉar nur antaŭ kelkaj tagoj okazis tiuj rasaj konfliktoj en Terrassa kaj ĝuste en la la zono, kie ni kunvenis. Tio sen mencii tiujn okazintajn en El Egido (Almerio). La migrado oni diris jam devenas de la pratempo. Ĝis nun kaŭzoj precipaj de la migradoj estis la militoj kaj la religioj, sen forgesi la malsaton. Sed pratempe la migrado ne estis pro manko de nutraĵoj, ĉar la naturo, la sovaĝa naturo, ankoraŭ produktis ĉion necesan por la homa nutrado. Oni diris, ke la migrado aŭ elmigrado estas kaŭzo de malbona distribuado de la naturaj rimedoj ekzistantaj en nia planedo, ĉar dum iuj satege manĝas aliaj manĝas nenion. Ankaŭ oni aludas al la klimato, ĉar verŝajne la Tero dezertiĝas pro manko de pluvo. Krome la monda loĝantaro plimultiĝas tro. La naturo kontrolas siajn parazitojn, inter ili estas la homoj, kaj se necese ilin mortigas, ĉiumaniere se tiuj parazitoj mortigas la naturon, tio signifus ilian memmortigon. La migrado estas unu el la plej gravaj problemoj de la nuna epoko. La malriĉaj landoj pro la kreditoj ofertitaj de la riĉaj landoj, tre enŝuldiĝas kaj okazas ankaŭ, ke tiu pruntita mono estas ege malbone investita, fare de la registaroj ekzistantaj en tiuj malriĉaj landoj. Fine oni venis al la konkludo, ke la solvo ne estas facila, se ne evoluas la penso de la homo. Kompreneble oni aludis al tiu amaso de afrikaj elmigrantoj, kiuj venas al Hispanujo. Ĉar evidente, Hispanujo aŭ Europo, kiu jam konstruis sian propran muron la nomata “muro de Segen” ne povos elteni la alvenon de milionoj da afrikanoj ol de aliaj landoj de la mondo.
************************************************************
“CENTRE CIVIC CREU ALTA” SABADELL (21-5-2000)
La elektita temo estis “LATINA AMERIKO”. En ĉi tiu babilado ni estis 27 gesamideanoj. La demando, kial ekzistas tiom da mizero en tiuj riĉaj landoj?, vere paroligis multajn ĉeestantojn. La diskutado ne aludis al la diversaj reĝimsistemoj en tiuj landoj. Precipe la diversaj opinioj konsistis el moralaj vidpunktoj, kaj la karaktero de la homa estaĵo. Kompreneble, ne mankis aludoj al la koloniismo, kies agado estis malaprobita, komdamnita, ĉar la hispanoj kaj aliaj gentoj ne iris tien por koloniigi la teron, sed por ekspluatadi la loĝantaro kaj eltiri ĉiajn riĉaĵojn naturajn. Oni analizis la rolon de la hispanoj en tiuj amerikaj landoj kaj oni bedaŭris ties agadon, kvankam oni konstatis, ke ili ankaŭ alportis prosperon al tiuj indiĝenoj, sed samatempe submetigon kaj ekspluatadon. Apenaŭ se la indiĝenoj povas ĝui de la avantaĝoj modernaj. Rajtis neniun forigi la indiĝenojn, forigi iliajn kutimojn, vivomanieron kaj morojn. Sed pli malbone estas, ke ankoraŭ daŭras tiu diskriminacio. Nur plena konsciiĝo de la indiĝenoj de tiuj landoj povos alporti al ili feliĉon. Kiel dirite supre, la babilado ofte tuŝis la avarecon de la homo, la evoluon al sociosistemo pli justa.
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita: Asociació Cultural Esperantista. Eldonas: Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofrè Domingo.
Redaktistoj. Luis Serrano Pèrez. Santiago Torne i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Telf. 937836511 luis_serrano@mixmail.com Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo. Delegacio en Terrassa. C. Civic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caisa”-konto. 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
************************************************************
“GAZETO ESPERANTO”.
Interŝanĝe kun nia malgranda “KAE-Informilo” alvenas al niaj manoj “Gazeto Esperanto” Ĝi tre plezurigas nin, kaj fakte ni legas ĝin kun granda intereso. Ĝia enhavo estas alloga, varia. Ne estas longaj kaj pezaj artikoloj, male oftas mallongaj informoj, anekdotoj, distraĵoj kaj amuzigaj rakontoj. Oni povas tuj konstati, ke ĝia redaktoro aŭ ĉu la grafikisto estas lerta rilate al la enpaĝigo kaj lokigo de kompostaĵoj, tre ofte enkadrigitaj, kaj belaj desegnaĵoj ankoraŭ pli ornamas la revuon. En nia opinio ĝi estas redaktata en bona Esperanto, kvankam pri ĉi tiu temo, doktoroj estas en Esperantujo, kiuj kompetentas pri la temo.
La “Gazeto Esperanto”, dekdu paĝa, estas monattria periodaĵo kaj ĝin eldonas “Groupe Espérantiste du Majne”, 33, rue François Cevert. 72100 LE MANS, Francujo. Abonprezo 10 francaj frankoj. La teksto estas dulingva, Esperanta kun traduko en la francan, kio donas eblecojn por komparo inter ambaŭ lingvoj.
“BRAZILA ESPERANTISTO”.
Ni ne timas erari, se ni asertas, ke ĝi estas la plej bela kaj enhavoriĉa Esperanta periodaĵo de la tuta Ameriko (norda, centra kaj suda). Ĝia redaktado por ni estas bonega, kvankam ni ripetas; doktoroj estas en Esperantujo, kiuj kompetentas. Vi jam scias, almenaŭ antaŭe, kiam mi konatiĝis kun Esperanto, Brazilo estis grava “hejmo” de la E-movado. Ankaŭ tiu revuo aperas ĉiun trian monaton. Pri la enhavo, avide oni legas ĉion. Ĝi enhavas legindajn artikolojn pri la E-movado en tiu vasta lando kaj informas pri la diversaj okazintaĵoj el Esperantujo. Tiu gazeto (24-paĝa) estas unu el la plej veteranaj, ĉar en decembro 1999, ĝi brave anoncis la 91-an jaron de sia ekzistado. Adreso: SDS-Edif. Venâncio III, Sala 409. Brasília, DF. Caixa Postal 3625. 70084-970 Brasilia, (DF) Brazilo. Interneto bel@esperanto.org.br Prezo ne indikita.
— bildo 5 —
[REKLAMO p.5] Eltondaĵo el «FLASH Vallès Occidental»: ZAMENHOF — RDA. ZAMENHOFF, 12 – 08208 SABADELL — LE OFRECEMOS NUESTRA EXPERIENCIA Y PROFESIONALIDAD EN LA INVERSIÓN MÁS IMPORTANTE DE SU VIDA — Tel. 93 726 74 22
[BILDO p.5 | 8,62,21,79] Emblemo de la firmao Zamenhof: krado el nigraj kaj blankaj kvadratoj, kiu formas stilizitan konstruaĵon.
Tre estimataj gesamideanoj ne pensu, ke Zamenhof reviviĝis, malgraŭ ke lia nomo aperas per tiuj grandaj literoj, kiuj en la originalo estis kolorigitaj. Jes, tiu afiŝo aŭ reklamo aperas tre ofte, ĉiumonate en broŝuro dediĉata por la disvendado de domoj kaj loĝejoj. Sed okazas, ke tiu firmao troviĝas en la “Rondo Zamenhof” kaj kies nomo de la entrepreno estas “Zamenhof”. Vi jam scias, ke “Rondo Zamenhof” estas la unua strato inaŭgurita en la mondo, la 12-an de julio 1912, kvankam monaton pli frue en la najbara urbo Terrassa estis inaŭgurita “Placo Zamenhof”. Dum 40 jaroj la nomo de “Ronda Zamenhof” forestis, sed kun la alveno de la nuna politika sistemo ekzistanta en Hispanujo ni povis reakiri, la 15-an de decembro 1989, la malnovan nomon. Fakte, en alia loko de la urbo jam estis “Strato Zamenhof”, sed ĝi ne estis tiel grava kiel la nuna. Kaj vi ne forgesu, ke en tiu avenuo ankaŭ troviĝas la plej alta monumento dediĉata al Esperanto-movado, en la tuta mondo.
Nu, por tiuj, kiuj ne komprenas la hispanan lingvon ni esperantigos la tekston de la reklamo: “Ni ofertas al vi nian sperton kaj profesiecon por la investo plej grava de via vivo”
Do, karaj gesamideanoj, se vi deziras vivi en vera Zamenhofa etoso, vi povas aĉeti loĝejon en ĉi tiu strato, aŭ almenaŭ kontakti tiun agentejon, kiu tiom afable uzas la nomon de nia kara majstro. Vi jam havas adreson kaj eĉ telefononumeron. Jes, en la sama “Rondo Zamenhof” almenaŭ estas aliaj tri entreprenoj, kiuj uzas la nomon “Zamenhof”, unu el ili estas por lavi vestaĵojn kaj la alia estas trinkejo, kvankam ĉi tiu, laste mallongigis la nomon Zamenhof, kaj la luma reklamo nur anoncas Zame, la alia estas “Optiko Zamenhof”.
INTERVJUO AL NIA SAMIDEANO ERNEST ROCA i GENESCA
Nia samideano Ernest Roca i Genescá, naskiĝinta en la apuda urbo Castellar del Vallès, jam de multaj jaroj li loĝas en Terrassa; multaj veteranaj esperantistoj bone memoras lin, -inter aliaj agadoj en nia komunumo – pro lia efika laboro kiel sekretario de la 12-a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu estis la unua organizita en la lando post la intercivitana milito, do historia kongreso. Vole aŭ nevole, en niaj babiladoj, kunvenetoj aŭ artikoloj ĉiam oni mencias nian internacian lingvon; Esperanto ankaŭ aperos en la ĉi tiu intervjuo, sed ne kiel precipa temo
Estas evidente, ke la diskonigo de la kataluna lingvo, laŭ opinio de la katalunoj ne progresas laŭdezire. Ĉu vi opinias, ke la disvolviĝo de la kataluna lingvo ne estas kontentiga?
Certe. La diskonigo de la kataluna lingvo estas tute ne sufiĉa, ĉar la enmigrantoj dum la antaŭaj jardekoj el aliaj regionoj de Hispanio kaj la nunaj, en plej granda kvanto alvenantaj el Magrebo, ne havas la neceson lerni la katalunan lingvon. La kialo estas la dulingvismo, kiun praktikas la plej granda parto de la katalunanoj, kiuj tre facile parolas la du lingvojn. La ekzemploj abundas.
Tre ofte oni demandas min pri strato aŭ adreso farante la demandon en kastilia lingvo. Kiam mi respondas katalune, la konversacio daŭras katalune. Tio elmontras ke, antaŭ la dubo, ĉu mi estas kataluna aŭ kastililingva parolanto, la demandanto aŭtomate uzas la kastilian. Iuj konsideras tion “bona edukiteco”.
Alia ekzemplo elmontras, ke la du lingvoj povas esti uzataj sen subpremigo de unu al la alia. Mi konas plurajn geedzojn, kiuj ĉu la edzo, ĉu la edzino parolas la kastilian kaj la alia la katalunan, kaj tio ne estas barilo por tute perfekta kunvivado. Tiamanire mi pensas, ke devas esti la dulingvismo. Estas necese koni la du oficialajn lingvojn de nia lando kaj paroli tiun, kiu kongruas al la propra volo aŭ facileco de la parolanto.
Alia eraro pri la “bona edukiteco”: Kiam en aro de personoj estas iu grupano, kiu parolas kutime la kastilian lingvon, kvankam li bone komprenas kaj eĉ parolas la katalunan, ĉiuj la aliaj grupanoj ŝanĝiĝas al la kastilia. Tiamaniere ni mem starigas barilon al la propra lingvo.
Ĉiuj medioj de komunikado, inkluzive la filmoj, trudis kaj trudas la lingvojn, kiuj pli da profito povas doni al ili. Ĉu vi opinias, ke la minoritataj lingvoj, inter ili la kataluna, estas viktimoj de tiuj globaligaj interesoj?
Efektive. La komunikaj medioj kaj precipe la propagando de ĉiuj specoj de produktaĵoj, por simpligi kaj precipe pro indiferenteco kaj premomanko de la konsumantoj, sin limigas prezenti ĝin en la kastilia
turnu la paĝon
— bildo 6 —
lingvo. Tamen kiam la produktaĵoj estas eksportataj, tiam la klarigoj estas en pluraj lingvoj.
Iam mi legis, ke dum la nuna jarcento malaperos multaj minoritataj lingvoj, inter ili la kataluna kaj Esperanto, aŭ maksimume ili restos kiel folkloraj rememoraĵoj. Mi ĉiam memoras la opinion de la Nobel hispana verkisto Camilo José Cela, memoro kiu engravuriĝis en mia menso, t.e., ke en venontaj tempoj relative proksimaj, en la tuta mondo restos nur tri lingvoj. Ĉu vi opinias, ke tiu estos la sorto de la kataluna lingvo kaj eĉ de Esperanto?
La kreskanta disvastigo de la angla lingvo pro ĝia superregado en la tekniko, scienco, komerco, turismo, ktp. certe okazigos la malaperon de multaj minoritataj lingvoj, inter kiuj troviĝos la kataluna. Tamen aliaj lingvoj precipe la hispana kaj aliaj kiel la franca kaj la germana rezistos. Mi pensas, ke post multaj jaroj ili ankaŭ povos malaperi, aŭ ili restos kun la angla.
Rilate al la kataluna lingvo, mi opinias, ke kiam en la lando ekzistas du lingvoj, ĉiam venkas la plej forta. Do mi ne estas optimisma pri la kataluna lingvo. Mi pensas pli ol malpli ni estos en minoritateco.
Pri Esperanto mi opinias, ke pro la malapero de multaj lingvoj, ĝi povus atingi grandan impulson, reagon fronte al tiuj lingvoj, kiuj sendube pro ilia potenco volos regi la tutan mondon.
Tiu reago nur eŝtos ebla se la esperantistoj kapablas interesigi elstarajn homojn en pluraj kampoj (politikaj, sociaj, humanistaj, edukado, ktp.) Pri tio ĉi mi pensas, ke povus esti grava la kunlaborado de la orientaj landoj Ĉinio kaj Japanio, kies lingvoj ne povas konkuri pro la granda malfacileco por la okcidentanoj
Dankon! kara amiko Roca. Intervjuis: Santiago Torné i Grau
****************************
DEZIRAS KORESPONDI: Paula Zemanová. ul. Starého Myyna 18/16. 104 00 UHRIACVES. Ĉeĥio. Jen: “Bojado” estas multobligita gazeto por esperantistoj hundposedantoj kaj amikoj, celante rondon por ĉi tiaj geamikoj. Do, prenu kontakton pri ĉi tiuj aferoj skribante al la supra adreso.
****************************
[BILDO p.6 | 29,43,52,79] Karikaturo: sub lunarko maskita rabisto kun ĉapelo celas per pistolo al viro kun ĉapelo kaj krevato, kiu demandas en vortbalono: «KION VI VOLAS DIRI?»
“SOLECO”
==========
Sendube vi jam aŭdis paroli, aŭ vi ĝin jam posedas, pri ĉi tiu elstara verko de la kataluna literaturo, verkita de Victor Català, kies vera kaj reala nomo estas Caterina Albert. Tiu verko montras la vivon kaj problemojn en la kamparo kataluna kaj ĝi estas efika kaj taŭga rimedo, por koni la rilatojn inter kamparanaj gelaboristoj, kaj mastroj, kiam la amo ŝprucas, meze de la ĉiutaga peza agrokultura kaj breda laboroj, inter homoj estaĵoj, kiuj vivas en plena rutino kaj ne kuraĝas montri sian amon al alia. La verko havas tiun specialan kapablon fosi en la koroj kaj animoj de tiuj ordinaraj homoj. Krome, se al vi plaĉas la kamparo, la montaro estas alia grava motivo por ĝin legi.
Esperantigita de nia bedaŭrata samideano Josep Ventura i Freixes, dum multaj jaroj ĝi fariĝis la ĉefa verko de Esperantujo. Nun lia filino, Montserrat Ventura decidis donaci la malmultajn librojn ankoraŭ ne venditaj, al la diversaj Esperanto-Grupoj de Katalunujo, taskon, kiun nia Asocio realigas kun granda plezuro. Ankaŭ al izolita esperantisto ni povos liveri ekzempleron, se li/ŝi ĝin sciigas al ni.
Do kara gesamideano, ne maltrafu la okazon havi tiun valoran verkon en via biblioteko, se ankoraŭ vi ne posedas ĝin.
Nu, nur restas al ni danki al s-ino Monserrat Ventura pro ŝia afableco, kaj ni klopodos plenumi ŝian deziron kiel eble plej bone.
KAE
****************************************************
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO EN LA KATALUNA LINGVO
Kiel anoncite en la antaŭa Informilo, Kultura Asocio Esperantista (KAE) disponigas por la katalunlingvaj parolantoj, kaj kompreneble por la tuta esperantistaro, kurson de Esperanto per korespondado en la kataluna lingvo. La kurson oni sendas akompanata de kasedo, (60 minutoj) kiu enhavas belstilan prononcadon de diversaj gesamideanoj kaj kies teksto ankaŭ troviĝas aparte de la paĝoj de la kurso. Provizore ni ankaŭ kunsendas la vortaron “Lexicon Sopena”, kaj ni diras provizore, ĉar jam estas preparata vortaro kataluna-Esperanta, kaj sekve venos ĝia versio Esperanta kataluna.
La kurso, kiu konsistas el 130 paĝoj, el ili 36 ekzercoj, 86 paĝoj dediĉitaj al klarigo de lecionoj, kaj la resto de la paĝoj estas tiuj registritaj en la kasedo.
La prezo de la kurso estas 5.000 pesetoj, kiu inkludas la sendokostojn; por eksterlando la sendokostoj estas aparte pagendaj. Vi povas skribi al: s-ro Santiago Torné i Grau. C/ Roca 22, 3er,1ª. ES-08202 SABADELL
— bildo 7 —
[REKLAMO p.7] Hotel Horitzó *** — Passeig marítim S’Abanell, 11 BLANES. (Girona) Katalunujo (Hispanujo)
[BILDO p.7 | 5,0,30,32] Kolorfoto: la blanka plurekaĝa hotelo antaŭ la sabla strando kun palmoj kaj banantoj en la maro.
[BILDO p.7 | 30,0,53,25] Kolorfoto: hotela restoracio kun gastoj ĉe la tablo kaj kelnero en blanka jako apud bufedo.
[BILDO p.7 | 30,26,53,53] Emblemo de «Hotel Horitzó»: rombo kun suno, maro kaj palmo, sub ĝi tri steloj.
[BILDO p.7 | 5,32,30,58] Kolorfoto: salono de la hotelo kun blanka sofo, legantino kaj teraso kun vido al la maro.
[BILDO p.7 | 5,58,53,81] Kolorfoto: paro sur balkono malfermanta botelon, kun vido al la marborda promenejo, palmoj kaj la golfo de Blanes.
[BILDO p.7 | 53,0,97,81] Kolorfoto (kovrilo): rokaj klifoj ĉe la maro kun pinarbaro kaj konstruaĵo inter la rokoj.
“OKA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO. BLANES (GIRONA) KATALUNUJO (HISPANUJO) [nelegebla]
— bildo 8 —
SKIZO PRI LA PROGAMEROJ
PROVIZORA PROGRAMO
SABATON,la 30-an de Septembro. Akceptado de la partoprenantoj. Disdonado de dokumentoj. Post la tagmezo: Kurso de Esperanto. Libro-servo. Post la vespermanĝo: Interkona vespero.
DIMANĈON, la 1-an de Oktobro Matene: 12 h. Oficiala inaŭguro de la “Semajno”, kun ĉeesto de la lokaj aŭtoritatoj. Post la tagmezo: Prelego. s-ano Luis Serrano. Temo: Ĉu ni ankoraŭ vivas en triba epoko?, sekve debato. Kurso laŭ Cseh metodo. Post la vespermanĝo: Debato pri la temo: La povo de la lingvoj.
LUNDON,la 2-an de Oktobro. Kurso por progresintoj. Libro-servo. Post la tagmezo: Prelego kaj prelegonto anoncotaj. Debato. Post la vespermanĝo: Debato pri la temo: Kion vi atendas de la venonta jarcento kaj jarmilo?
MARDON,la 3-an de Oktobro. Matene: Duontaga ekskurso. Post la tagmezo: Kurso laŭ Cseh-metodo, Prf-ino.Carla de Lorenci. Prelego. s-ano Martí Guerrero. Temo: Historio de la Scienco de la Ekonomiko. Sekvata de debato. Post la vespermanĝo babilado en la kafejo.
MERKREDON,la 4-an de Oktobro Tutataga ekskurso. (eble per ŝipo al la Klifa Marbordo) Post la vespermanĝo: Debato pri, ” Kio pri la malsato?
JAŬDON,la 5-an de Oktobro. Matene: Prelego. s-ano Gerard Rodriguez. Temo: “Lingvistikaj problemoj”. Sekve debato., Kurso Cseh-metodo. Post la tagmanĝo: Duontaga ekskurso. Post la vespermaĝo: Kantado de “Havanaĵoj”, tipaj kantoj, fare de Muzika Ensemblo. Sekve trinkado de “cremat”,(flamigita rumo).
VENDREDON,la 6-an de Oktobro Matene: Kurso lau Cseh-metodo. Prelego kaj prelegonto anoncotaj. Post tagmeze: Duontaga ekskurso. Post la vespermanĝo: Ĉu la semajno funkciis bone?… venu kritikoj sed konstruigaj!.
SABATON, la 7-an de Oktobro. Fermo de la “Semajno”. Disdonado de Kurso-diplomoj
[BILDO p.8 | 48,18,76,60] Mapo de Katalunujo inter Barcelona kaj Perpignan kun la aŭtovojoj A-7 kaj N-II, la urboj de la Costa Brava kaj Blanes; enmetita foto kun la surskribo «COSTA BRAVA» kaj mane aldonita «A-19».
[BILDO p.8 | 75,19,95,37] Kvadrato kun 20 piktogramoj de la hotelaj servoj (lifto, restoracio, televido, satelita televido, telefono, parkejo, aliro por rulseĝuloj, ktp.).
Servoj de la hotelo viadispone.
==================
Aŭtovojoj: “Autopista Nº 7, pagenda. Elirejo 10. “autopista Nº 19, pagenda.(nun ĝis Blanes) N II, senpage. Volu rigardi la mapeton.
PER TRAJNO: Ekde la staciodmo de BARCELONA-SANTS. Kiam vi troviĝos en tiu staciodmo, vi iru AL KAJO 2. Tie vi atendu ĝis kiam la elektronika informilo (televida ekrano) anoncu BLANES-n, envagoniĝu en la tuj alvenontan trajnon. BLANES estas la lasta staciodomo de tiu fervoja linio. Kiam vi estos en la staciodomo de Blanes, uzu la aŭtobuson N-4, tiu aŭtobuso portos vin ĝis la hotelo. De la staciodomo ĝis la hotelo distas ĉirkaŭ du kilometrojn. Pliajn informojn. Telefonoj. 937275021. 937253421. Fakso: 937836511 (ne dum aŭgusto). retadreso: luis_serrano@mixmail.com Poŝta adreso: H.F.E.A. Apartado 15027. ES-08080 BARCELONA.
[BILDO p.8 | 46,76,95,99] Stratmapeto de Blanes ĉe la marbordo (Passeig de S’Abanell, Passeig de la Marina, Plaça dels Països Catalans, Els Pins) kun numeritaj punktoj; sago montras la hotelon, kun la surskriboj «Hotelo» kaj «strando».
— bildo 9 —
8-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO
(sub la aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo)
Okazonta je la 30-a de septembro 2000 gis la 7-a de oktobro en BLANES (Girona) (Katalunujo) Hispanujo. En Hotelo “Horitzó”***. Passeig marítim S’Abanell, 11 (en la centro de la urbo). Pliajn informojn vi ricevos de H.F.E.A. Apartado 15027 ES-08080 Barcelona (Hispanujo) Tel. Luis Serrano 937275021 kaj Santiago Torné 937253421. Faksilo 937836511 (ne dum aŭgusto) kaj retadreso: luis_serrano@mixmail.com.
S-ro- S-ino……………………………………………………………………………
Kompleta adreso:……………………………………………………………………….
……………………………………………………………………………………………
ALIĜILO
ALIĜOKONDIĈOJ
Ĝis la 31-a de julio. — 3.500 pesetojn. Post la 30-a de julio. — 4.000 pesetojn. Gejunuloj ĝis 20 jaroj senpage.
RESTADO EN LA HOTELO
Kompleta pensiono 4.500 pesetojn, en dulita ĉambro,po persono kaj tago
Kompleta pensiono 5.400 pesetojn, en unulita ĉambro,po tago.
Kiel pagi:
Al “La Caixa” Caixa d’Estalvis i Pensions de Barcelona, Plaça Eivissa nº 6, Barcelona. Konto 2100 3028 20 2200302850 Aŭ per poŝtmandato: S-ro Santiago Torné Grau. C/ Roca nº 22, 3er 1ª ES 08208 SABADELL.
*********************************************************
Ĉu vi estas vegetarano ? Volu vin anonci! Ĉu al vi ŝatus prelegi? Informu nin pri la temo, kaj horon preferata de vi, sed vi ne prokrastu vian decidon.
Dato………………………
BLANES, LA UNUA URBO DE LA FAMA “COSTA BRAVA” (KLIFA MARBORDO
Dua epoko, n-ro 32, oktobro-decembro 2000

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 32, oktobro-decembro 2000.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 55,2,99,30] Kapemblemo de KAE en verda kadro kun rondigitaj anguloj: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 32 Dua epoko. Dekkvara aperjaro. Oktobro/Decembro 2000
**************************************************
LA SEMADO
==========
La terkulturistoj en aŭtuno jam komencas semi la cerealaĵojn, kun la granda espero, ke la vetero estos favora por fruktdona rikolto. Nenian valoraĵon havas la semitaĵoj, se la atmosferaj elementoj ne volas kunlabori. Ĉiuj esperoj perditaj, sed tio jes, la venontan jaron ili denove rekomencas la semadon kaj ĉiam kun granda optimismo.
Ni esperantistoj iom similas al tiuj terkulturistoj. Alvenas aŭtuno kaj ni tuj komencas la pretigon de kursoj, kaj ankaŭ kun grandaj esperoj. La diferenco inter tiuj terkulturistoj kaj ni estas, ke ni ne dependas de la vetero. La preparo de la Esperanta grundo jam dependas de multaj faktoroj, kiuj ofte estas for de niaj eblecoj, de nia atingo. Sed tiun mankon ni anstataŭas pere de nia entuziasmo. Ĉu la rikolto Esperanta de la pasinta jaro, estis bona, ĉu malbona? En ambaŭ kazoj, neniel estas motivo por sidadi kaj atendi, ĉu la esperantistoj falos el ĉielo, kvazaŭ ia speciala manao.
Kaj tiu estas nia ĉiujara tasko, ĉu facila aŭ malacila sed daŭre, sen lacigo nek ripozo, ni laboru por la sukceso de Esperanto. Eble la cirkonstancoj de ĉi tiu nova vivformo ne estas tre adekvataj por nia celo, nu, ĝuste pro tio ni devas reduobligi niajn penojn, niajn laborojn. Kaj tiu ĉefa elirpunkto en nia kurado por atingi la celon de pli ol cent jaroj sopiratan, havas sian grundon en la Esperanto-grupoj. Se la rikoltoj en la grupoj estas kontentigaj, fakte la grandaj gvidantaj organizaĵoj ricevos la frukton tute matura kaj preta por pligrandigi ĉi tiun internacian kulturon, cele solvi la lingvan problemon, ne per maŝinoj, kiuj robotigos nin sed per racia homa reciprokra lingva interkompreno.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –
PAGOTA OFICISTO SERĈATA!
Niaj karaj geamikoj, jen ni denove. Ni ne scias, ĉu nia konstanta insisto pri la temo enuigas vin, sed vi permesu, ke ni “ĵetu” al la aero, al la mondo, ĉi tiun gravan kaj eble unikan esperigan novaĵon. Vi jam scias, ĝi temas pri la abunda materialo por publikigo, kiu alvenas al ni. Ni supozas, ne havi eĉ linion por plenigi la paĝojn de kiu ajn Esperanta revuo aŭ informilo devas esti grava torturo por la malfeliĉa samideano al kiu oni postulas : sendu al ni, nian organon plena de Esperantaj novaĵoj, artikoloj… kompatinda redaktisto! Sed pensu, ke ankaŭ estas tre peza la tasko, ricevi abundegan materialon, kiel ni jam diris en antaŭaj informo-artikoloj, oni devas ĉion bone ordigi, meti ĝin en ĝustan lokon. Nu, ni venis al konkludo, ke ni devas nin organizi, kvazaŭ ni estus internacia firmao, fakte internacia ni jam estas, ĉar korespondaĵoj venas de lokoj el la mondo pri kiuj ni neniam aŭdis paroli. Ho ve! kiom granda estas Esperanto, la mondo danke al nia lingvo fariĝas malgranda, ĉu tio estas bona aŭ malbona ? Ni ne scias, ĉar liberan tempeton ni ne havas, por analizado. Tamen, ankaŭ estas afabla samideano, kiu konsilas nin atenti pri la redaktado, ĉar li trovis eraretojn. Kara amiko dankon kaj plian dankon, ni kune ploradis pro tiom granda afableco, Ho ve!, la Esperanta familio. kiom bonkora ĝi estas. Do, tiu konsilo instigis nin serĉi spertan kaj trankvilan esperantiston, kiu nur okupiĝos pri tio, la revizio de la tekstoj. Mi legis, ke la fama verkis E. Hemingway bezonis tri monatojn por verki la faman rakonton “La maljunulo kaj la maro” sed la reviziisto bezonis ses monatojn, por ĝin meti en bonan ordon laŭ postulas la gramatikaj kialoj.
Nu, vi jam vidas, aŭ eble ĝin vi ne vidas, kio jam estas kompreneble, ĉar via vidokapablo ne povas atingi nin. Nova problemo prezentiĝis, eble ni devos ŝanĝi la titolon kaj kie diras oficiston, devus diri oficistojn. Ni vidos.
Ni intencis rakonti aŭ informi vin pri alia problemo, kiu aperas ĉiutage antaŭ niaj okuloj, jes la spacomanko. Ha! ha! ha! terura problemo. Ni ne povas rifuzi tiun amason da artikoloj, leteroj kaj eĉ libroj, kiuj estas sendataj al ni. Kion ili pensu pri ni ?, kiaj samideanoj ni estus, se ni farus tiom grandan malĝentilaĵon. Ne, tion ni ne povas fari. Do, ni jam komencis cerbumi, kiel solvi ĉi tiun problemon.
Jes, nia intenco en ĉi tiu informo estis informi vin (kompreneble la informo estas por informi) pri la multaj proponoj, kiuj ni ricevas por okupi tiun postenon oficistan. Sed spaco en ĉi tiu numero de KAE-Informilo mankas (ĉiam mankas spaco, al ni ĉiam mankas spaco). Ni klopodos, ke en venonta numero de nia organo, ni kapablos ĉion klarigi, por ke vi ne tro cerbumu. Ne freneziĝu pro nia kulpo. Sufiĉan teniĝon ni jam devas havi por resti – trankvilaj – kaj kun la pensoj tre klaraj. Kompreneble, kompreneble, ni ne volas nek deziras, ke vi akompanu nin en nian kalvarion. Nu, hodiaŭ finiĝas la tempo kaj la spaco, sed la vivo daŭras kaj daŭrigas la esperon de la esperantistojn.
Sed antaŭ fini ĉi tiun informon, ni demandas al vi : ĉu vi scias iu magia sistemo por eltiri monon de la ŝtataj financoj? “Mi kaj li aŭ Li kaj mi”, laŭ via prefero.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 3 –
PRI LA FLAGOMANKO EN LA 59-A HISPANA E-KONGRESO
San Sebastian de los Reyes (Madrid)
De la 29-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2000.
De Luis Serrano Pèrez
Antaŭ miaj okuloj, mi havas la organon de UEA “Esperanto” sur kies fronta paĝo mi legas la jenon: BERLINO: SUB FLAGO TUTMONDA, kaj en tiu bildo estas videbla granda Esperanta flago. (Esperanto n-ro 1117, septembro 1999.
Ankaŭ mi havas “Heroldon de Esperanto”, kaj sur la unua paĝo, per grandaj literoj oni informas: 40 FLAGOJ KAJ 20 LANDOJ. (Heroldo de Esperanto n-ro 7 (1986), 76-a jarkolekto.
Eble, mi devas unue diri, ke la ordo-numero de la Hispana Kongreso ne estis anoncita, almenaŭ en la Kongresa libro (aŭ almenaŭ tiun ciferon mi ne vidis)
Ne estis flago en la Kongreso kaj ĝin anstataŭis pligrandigita koverto, kiu aludas al “Libroteko de Tokio” vidu “Boletin” n-ro 346 majo/junio 2000.
Kial ne estis flago, kio jam estas tradicia kutimo ? ĉerte mi ne povas konkrete respondi. Al la diversaj protestoj, nia HEF-prezidanto, aludis al la fakto, ke ne plu estas uzataj flagoj en la multaj kaj diversaj organizaĵoj, ke tio malnoviĝis, kadukis. Terura misprezento de la realo. Ĝuste tiutage estis la Unua de Majo, kaj la stratoj de multaj hispanaj urboj kaj de la tuta mondo estis inunditaj de “laborista flagoj”. En la sporto, ĉiu organizaĵo havas sian flagon, pli ol malpli granda kaj de la plej diversa formato. Eĉ la televidaj kanaloj havas siajn distingilojn. Ĉiu entrepreno iom granda havas sian flageton, per kiu la respektivaj firmaoj sin anoncas. Kion diri pri la politikaj partioj okaze de mitingoj? Kaj, kio okazas kiam iu futbalteamo venkas, la flaga frenezeco invadas ĉiujn angulojn de la urbo kaj cerbojn de la simpatiantoj. Evidente mi povus meti aliajn ekzemplojn, sed mi pensas, ke tiuj menciitaj jam sufiĉas.
Kiu estis la celo de la organizantoj de la 59-a Hispana Kongreso de Esperanto? Ĉu modernismo, propra snobismo, renovigo, rompigo kun la tradicio ? Mi ne scias. Ĉiu movado havas sian simbolon, sian identigilon. Se fremda homo estus eniranta en tiun salonon, nepre li dubus demandi, kio okazas ĉi tie ? Kiuj estas vi? Ĉar fakte la evento estis neniuloke anoncata.
Antaŭ kelkaj jaroj estis alia atenco kontraŭ la verdan stelon. Nun en Madrido oni komencis atencon kontraŭ la Esperantan flagon, kio venos poste? Ĉu ni demetos la nomon Zamenhof, ĉar lia familia nomo havas strangan sonon al la oreloj de iuj homoj? Aŭ, ĉu ni forigos la nomon Esperanton, ĉar Internacia Lingvo jam sufiĉas ? Karaj geamikoj kiam al la arboj oni tranĉas ĝiajn radikojn, pli frue aŭ malfrue la arbo mortas.
Mi povas kompreni, ke al iuj ne plaĉu granda pendanta flago. Sed karaj geamikoj simpla flago pendanta de adekvata stango, neniu povas ĝin rifuzi. Sciu tiuj junuloj organizintoj de la Kongreso, ke en alia epoko ne ĉiam estis facile meti la Esperantan flagon. “Mi jam aŭdis diri “tiu verda stelo, ĉu vi atendas ke ĝi ruĝiĝu”. Kaj karaj samideanoj, mi ne estas preta rezigni mian Esperantan distingilon.
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 4 –
NIA LASTA BABILADO DE JUNIO EN LA HISPANA ESPERANTO-MUZEO DE SANT PAU D’ORDAL (BARCELONA)
Luis Serrano Pèrez
Jam estas konata la fakto, ke ĉiujare la jara serio de babiladoj finiĝas en la monato junio ĉe la Hispana Esperanto-Muzeo. Ni pensas, ke tiom granda laboro fare de nia kolego Lluis Mª Hernández Izal, jam meritas tiun omaĝon. Kaj tio okazis la 25-an de junio nunajare.
Venintaj el diversaj lokoj. ni kolektiĝis 65 esperantistoj, eĉ se iuj el ili ne bone regis la lingvon, ĉiu sentis la esperantistecan fervoron. Tiutage la temo estis ampleksa, kies titolo jam en si mem tion anoncis sub la nomata ESPERANTA KOMPOTO, kiu konsistis el 24 diskuto-temeroj. Ni nur povis analizi kelkajn, jen: “Esperanto hodiaŭ”, estis multaj kaj diversaj opinioj, sed ĝenerale regis pesimismo, ĉu pro la fakto, ke la plej granda parto de la ĉeestantoj estis ne junaj?. Ĉiuj koincidis pri la neceso doni gravan impulson al Esperanto-movado, ĉar aliamaniere, iom post iom ni iras al plena stangado. Kaj vi pensu, ke en tiu momento ni estis kunvenantaj 65 personoj, heroaĵo pri kiu mi estas certa ne okazas en alia esperantista loko de Hispanujo. Ĉiuj fidis, ke la estonteco, kiel en aliaj okazoj ankaŭ venkos ĉi tiun situacion. “La vivo en la Esperantaj Grupoj”, la vivo en la Esperantaj grupoj apenaŭ ekzistas pro la diversaj cirkonstancoj de nia moderna kunvivado. Jes, en la ankoraŭ ekzistantaj Esperanto-grupoj la vivo lamas. Venas la sekretario, la prezidanto, de tempo al tempo la tuta estraro, sed la familia esperantista tre malofte kunvenas. Jes, okaze de la Festo Zamenhof, tiam ja vere estas escepto, sed la organizantoj neniam nek neniel forgesu organizi la “fratan kunmanĝadon”, kiu poste estas sendata al Heroldo (foton)) aŭ aliaj Esperantaj gazetoj kaj ni ĉiuj restas tiom kontentaj kaj feliĉaj. Fakte se en la Grupoj ne estas kunvivado, la Esperanto-movado aperas, kvazaŭ io fremda, uzata nur en iuj okazoj. “La kursoj de Esperanto”, kion diri ? Jes, jes jam venas lernantoj, sed tiom malgranda kvanto, ke permesu al mi ne mencii la nombron. Plej grava estas ke tiu malsano invadas ĉiujn grupojn. Jes, ni havas en iuj universitatoj – la famajn universitatajn kursojn – sed ni estu sinceraj kaj ni trompu neniun, tiuj universitataj Esperantaj kursanoj, kiam finiĝas la kurso, flugas kiel cikonioj al Afriko. Ili venas nur por atingi la poentojn, por siaj finaj universitataj aproboj. Jes, ĉiuj komprenas la bonecon kaj facilecon de Esperanto, sed ili diras adiaŭ kaj bonajn noktojn. Kompreneble estas esceptoj. Sed ni semos kaj semados, kiel diris nia Majstro. Senkuraĝigo malpermesata! Permesu, ke mi forlasu la diskutadojn pri la aliaj kvar temoj, kiuj estis pritraktitaj, ĉar en tiu tago, ni omaĝis tri bedaŭratajn esperantistojn: Joan Solé, Manuel Nin kaj Amado Pons, ĉiuj iam kontribuis por ke la Muzeo, havu tiun amason da libroj, perfekte ordigitaj. Kaj ankaŭ mi neniel volas forgesi, la afablan inviton de “Ĉampan-keloj Massana”, kie abundis ĉampano, vino, kaj aliaj refreŝigaj trinkaĵoj akompanataj de bongustaj manĝetaĵoj. Gesamideanoj, se vi envias, venu la venontan jaron. Jes, ni ankoraŭ iris (sed nur kvindek) al restoracio por daŭrigi la feston.
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 5 –
ALIA FABELO PRI LA BABEL-a TURO
=================
Okaze de elmontrado de la plej novaj teknologiaj malkovroj oni povis legi, aŭskulti aŭ vidi en amaskomunikiloj, ke nur post kelkaj monatoj, – verdire hodiaŭ mem, ĉar la novaĵo estis disdonita tri aŭ kvar monatojn antaŭe -, oni povas aĉeti ilon similan al la nunaj komputiloj, kiu senprebleme tradukos kaj permesos la aŭskultadon en nia propra lingvo, de ĉio, kio, kiu iu ajn diras per la televidilo, radioaparato, telefona parolado aŭ videobendoj, ĉar tiu nemirakla artifikaĵo filo de la nuna teknologio, senerare, rapide kaj aŭtomate laboras kaj donas al niaj orelo/okuloj la eblecon kompreni kion diras tiumomente, ekzemple la turkoj, la afganoj aŭ la hebreoj, ĉar ĝia povkapablo ne estas limigita nur kaj tiel kutime al la tutpova angla lingvo, kiel ridmiene povas ekpensi tiu kutima kontraŭulo.
En la tiea prezentado, eble por veki nin de nia komuna gapado kaj samtempe pravigi eventualan malfruon en la aperado de tiu ilo, oni diris, ke tiu aŭtomata tradukilo bezonas kelkan perfektigon, sed malgraŭ tio, vi, kara leganto,- ne viaj filoj aŭ nepoj -, vi, povos baldaŭ aĉeti kaj uzi ĝin kiel alian de la kutimaj objektoj kiuj tute plenigas vian hejmon.
Komentante tiun inventaĵon kun profesia tradukisto, li gravmiene respondis : Ne estu blasfemulo! Pensu, ke oni tre ofte forgesas, ke la kerno de la lingvo ne estas nur la rolo de interkomunikado. La lingvo utilas ankaŭ por pensi, la lingvo posedas krean potencon, certe malsimila en ĉiu lingvo. Ĉar, ĉu ni povus imagi traduki Ŝespiron, Kafka-n aŭ Walt Whitman-n pere de komputilo ? Sed lia mieno ne aspektis tute konvinkita.
Alia ideo ekfulmas kaj zumas ĉirkaŭ mia kapo, la demando: Post la disvendado de tiu ilo, kio pri la esperantistaro? Kia estos ĝia rolo kaj la roloj de ĝiaj movadoj, komunumoj, civitanoj kaj manifestoj, tiel Manifestoj de Raŭmo, kaj de Prago. Eble ankoraŭ plej malbonaj tempoj atendas al la ardaj defendantoj de nia internacia lingvo post 113 jaroj de luktoj kaj zorgoj.
Do, bone, en tiu punkto, oni ne povas forgesi antaŭajn tempojn kiam en la tuta terglobo nur unu lingvo estis parolata kaj la homaro komencis la konstruadon de la Babel-a turo por atingi la ĉielon, ĉar tiu momento povos denove reveni danke al la tekniko.
Restas nur plene konfidi, ke ni ambaŭ ne falu denove en sonĝoj revitaj miloj kaj miloj da jaroj antaŭe de geprauloj, kaj ke la puno de la dekunua ĉapitro de la Genezo alifoje punos nin.
SANTIAGO TORNÉ
======================================
EVENTOJ.
Peranto de tiu internacia Esperanta gazeto, estas Hispana Esperanto-Federacio. Prezo konsultenda.
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 6 –
KRISTNASKA LOTERIO
Kiel en pasintaj jaroj, Kultura Asocio Esperantista ofertas al vi la tradician hispanan loterion. Estas evidente, ke ni jam troviĝas rande de la unua premio, ĉar se vi bone memoras, la du lastaj jaroj ni atingis premion, kiu konsistis je redono de la investita mono. Tio sendiskute signifas, ke ni suriras la bonan vojon. Do, kara amiko, ne maltrafu la okazon. Ne timu elspezi kelkajn milojn da pesetoj, ĉar poste la feliĉo estos senfina. Estu malavara hodiaŭ kaj vi estos riĉa morgaŭ. (konsilo dirita de L.L. Zamenhof.)
Nia Prezidanto kaj Vicprezidanto, kiuj estas spertuloj en tiu fako de la financoj. (unu el ili estis bankisto kaj la alia severa kontisto) elektis la numeron 26973, kaj kiel vi mem povas konstati ĝi estas eleganta kaj bonsorta numero. Nu, karaj geamikoj, ni ne volas ĉion ni alproprigi, ni deziras dividi kun vi nian certigitan bonan ŝancon. Nu, denove ni vin avertas, ne ploru morgaŭ!
Ĉiu biletloterio prezas 300 pesetojn, kaj vi ludas 250 pesetojn, do, tiamaniere vi ankaŭ povas nin helpi (kompense kiel dirite ni plenigos per de la premio, vian grandan monujon).
Vi jam scias tiu Kristnaska Loterio oni lotumos la 22-an de decembro 2000. Mendoj estu minimume je 10 biletoj, kaj ni sendos ilin al vi per registrita poŝto, sed kun antaŭpago al la adreso de la KAE-Informilo redaktejo.
**************************************************
PAROLA ESPERANTO-KURSO
Por la lerneja kurso 2000-2001, nia parola kurso komenciĝos la 16-an de oktobro 2000. Kiel ĉiam ĝi okazos en “Centre Cívic de la Creu Alta”, strato Major 70. Ĝi estos gvidata de nia samideano Ramón Manau.
Jen telefono por pli frua kontakto, 93 717 63 67.
Kompreneble ni petas al ĉiuj niaj membroj la plej grandan klopodon por sukcesigi la kurson, diskonigante ĝin inter amikoj kaj familianoj, aŭ per kiu ajn alia sistemo, maniero aŭ formo. Nia ekzistado kaj do tiu de la Esperanto-movado nur dependas de la kursoj. Fiasko pri la kursoj signifas fiaskon por la tuta Esperanto.
**************************************************
UNIVERSITATA ESPERANTO-KURSO ĈE LA AŬTONOMA UNIVERSITATO DE BARCELONA.
Ĉi tiu kurso komenciĝos la 17-an de oktobro 2000. Ĝi estos gvidata de nia samideano Marti Guerrero i Cots. Kaj vi povas uzi por informado
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 7 –
la telefonon; 93 261 07 71. Ĝia daŭro estos tri monatoj.
Vi jam scias, ke tiu kurso estas destinata por la universitataj studentoj, kiuj je la fino de la kurso ricevos tri poentojn aŭ kreditojn. Do, kara universitatano, jen okazo liberigi vin iomete de la nomata -aprobo- ĉar la lingvo Esperanto, kompare al aliaj lingvoj estas multe pli facila. Do, la Esperanto-movado fine venos helpi la studentaron.
**************************************************
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO KASTILIALINGVE
Jam de longaj jaroj ni disponigas por la interesiĝantoj lerni Esperanton, ĉi tiun kurson en la kastilia lingvo. La kurso konsistas el 16 lecionoj kun la respektivaj ekzercoj. Kasedo en kiu estis registrita la kurson kaj parolata de elstaraj esperantistoj. Ankaŭ oni kunsendas vortaro “Lexicón Sopena” Kastilia Esperanto kaj inverse. Ne estas tempolimo por ĝia finigo, kaj nur dependas de vi mem. Ĝia prezo estas 4000 pesetoj.
Pliajn informojn vi ricevos de s-ro Luis Serrano Pèrez. Tel. 93 727 50 21.
**************************************************
KURSO DE ESPERANTO PER KORESPONDADO KATALUNALINGVE
Ekde la nuna jaro 2000, ni povas oferti al la personoj, kiuj sentas intereson lerni la Internacian lingvon Esperanton, ĉi tiun kurson en la kataluna lingvo. Ĝi estas ampleksa, kun 130 paĝoj (D.4), el ili 86 paĝoj estas por klarigoj de la gramatikaĵoj kaj 30 por la ekzercoj. Estas aliaj paĝoj, kiuj estas registritaj en kasedo fare de elstaraj gesperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj. Akompanas la kurson, krom de la menciita kasedo, vortaro “Lexicón Sopena” en la kastilia kaj en ambaŭ direktoj, sed ni jam pretigas vortaron katalunan Esperantan, kies specimenon vi povas konstati en ĉi tiu numero de KAE-Informilo. Poste sekvos la Esperanta kataluna. Ĝia prezo estas 5000 pesetoj. Kaj por pliaj informoj vin komplezos s-ro Santiago Torné i Grau, Tel. 93 725 34 21.
**************************************************
SPECIMENO.
Jes, en ĉi tiu numero de KAE-Informilo vi povas jam ĝui specimenon de la naskiĝanta vortaro kataluna – Esperanta, se ĉio funkcias kiel pensite, por la venonta jaro 2001 ĝi jam estos eldonita.
======================================
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista. Eldonas: Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofrè Domingo.
Redaktistoj. Luis Serrano Pèrez. Santiago Torne i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Telf. 937836511 <luis_serrano@mixmail.com>
Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo.
Delegacio en Terrassa. C. Civic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo.
KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caisa”-konto. 21000461960200045498.
Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
**************************************************
PERADO DE REVUOJ POR LA JARO 2001
Santiago Torné Grau. Roca 22, 3-er, 1ª 08208 – SABADELL (Barcelona) KAE-Informilo: 1000 pesetojn, kiuj rajtigas vin kiel membron de KAE. Vi povas pagi per poŝta ĝiro aŭ al “La Caixa” Konto: 21000461960200045498.
====================
Luis Serrano Pèrez. Font Nova 32. 08202-SABADELL (Barcelona)
Heroldo de Esperanto: 4250 pesetojn aŭ 25.54 eŭrojn. Literatura Foiro: 4200 pesetojn aŭ 25,24 eŭrojn. La Gazeto: (Ses numeroj) 4.500 pesetojn aŭ 27.05 eŭrojn. Internaciisto: 2500 pesetojn aŭ 15.03 eŭrojn. La Ondo de Esperanto. 3994 pesetojn aŭ 24 eŭrojn La Migranto. 1330 pesetojn aŭ 8 eŭroj (Ĝi estas la organo la esperantistaj naturamikoj) TANEF. La Laborista Esperantisto: 110 francajn frankojn (france -esperante)
Vi povas pagi per poŝta ĝiro, aŭ al la konto ĉe “Caja Postal”: 1302 9234 06 2813014606, kaj vi ne havos elspezojn, sed nepre avertu min, ĉar “Caja Postal” ne informas pri la pagintoj DE ĈIU GAZETO VI PETU SENPAGAN EKZEMPLERON!
======================================
Martin Bustin Benito. Apartado 4143. 03080- ALICANTE. Sennaciulo. Prezo konsultenda.
======================================
Pri aliĝo al Hispana Esperanto-Federacio. Rodriguez San Pedro 13, 3º, 7. 28015 MADRID
— bildo 5 —
KAE-Informilo — 8 —
LA PREZIDANTINO DE EŬROPA PARLAMENTO, N. FONTAINE RESPONDIS AL LETERO DE CLAUDE LONGUE EPEE, VICPREZIDANTO DE UFE (=Unuiĝo Franca por Esperanto). Jen la teksto de ŝia letero.
Sinjoro.
Mi dankas vin pro via letero de la 4-a de januaro 2000, per kiu vi denove submetas al mi vian proponon adopti Esperanton kiel universalan lingvon.
Mi ricevis multajn leterojn el fervoremuloj por ĝeneraligi uzadon de Esperanto sine de Eŭropa Unio.
Pluraj skribaj demandoj de eŭroparlamentanoj al Eŭropa Komisiono temas ankaŭ pri tiu temo. Vi ĉi kune trovos la du plej freŝajn, en kiuj vi povos konstati la klaran pozicion de komisiono ne antaŭvidante promocion de Esperanto, ĉar ĝi trovas tiun lingvon tro artefaritan.
Mi povas informi vin, ke programo SOCRATES de Eŭropa Unio enkalkulas inter siaj celoj, tiun de promocio de kvanta kaj kvalita plibonigo de scio pri Eŭropaj lingvoj.
Dankante vin pro via intereso al Eŭropa Unio, mi petas vin, Sinjoro, kredi je miaj plej bonaj sentoj.
NICOLE FONTAINE
Claude Longue-Epée kompreneble tuj respondis al tiu letero. Li precizigas:
“Pri la 1-ª paragrafo de via letero, ja ekzistas iuj difinoj prezentantaj Esperanton kiel “Universalan Lingvon”. Mia letero de la 4ª de januaro tamen ne referencis pri tiu terminologio. Ĝi ne havis tiun pretendon kaj ankoraŭ malpli ambicion adoptigi Esperanton tia. Ĝi celis nur memorigi kelkajn avantaĝajn trajtojn de tiu lingvo kiel komunikilo kaj substreki ĝiajn propedeŭtikajn ecojn por studo de aliaj lingvoj.
************************************************************
STRANGA PARENCARO
Mi edziniĝis al vidvino, kiu havis plenkreskan filinon. Mia patro ofte vizitis nin, enamiĝis kun mia vicfilino kaj edziniĝis ŝin al si. Tiel mia filino iĝis mia patrino.
Mia edzino naskis knabeton, kiu do estas mia onklo, ĉar li estas frato de mia patrino kaj bofrato de mia patro. Ankaŭ al mia filino naskiĝis knabeto, kiu estis mia frato kaj samtempe mia nepo.
Mia edzino estas samtempe ankaŭ mia avino, Ĉar ŝi estas la patrino de mia patrino. Do, mi estas la edzo de mia avino, kaj se mi estas la edzo de mia avino, pro tio mi estas la avo de mi mem. Kia stranga parencaro.
De Jozefo Ladislao. Aperis en “INTER NI”, Nº 158
========================================================
KAE-Informilo — 9 —
INTERVJUO AL NIA SAMIDEANO GIORDANO MOYA
Nia kunestrarano, amiko kaj jam delonge veterana esperantisto, GIORDANO MOYA ESCAYOLA, de tempo al tempo surprizas nin kun la eldono de libroj precipe esperantlingve verkitaj. Moya, en siaj verkoj kaj prelegoj, kutime memoras al ĉiuj la ankoraŭ ne bone komprenatan grandan rolon, kiun nia lingvo Esperanto, -kaj ĝia interna ideo-, povas ludi en la nuna mondo.
Unu el la verkoj de Moya, “ESPERANTO EN PROSPEKTIVO”, verkita kaj eldonita en 1989 en nia internacia lingvo, estis ĵus tradukita kaj jam eldonita en la korea lingvo. Pro tio, ni alportas al niaj paĝoj, la vortojn de la propra Giordano, rakontante pri tio, almenaŭ por la intervjuanto, surprizan eventon.
JEN LA INTERVJUO
S.Torné. Nu, kiel kaj kial oni okazigis tiun tradukon kaj postan eldonon?
G. Moya. Mi sciis pri la traduko de mia verko “Esperanto en Prospektivo” per letero de la prezidanto de Korea-Esperanto-Asocio, s-ro LEE Chong-Yong, petante permeson por ĝin traduki en la korean kaj ĝia posta eldonigo.
S. T. Mi aŭdis, ankaŭ, ke post la eldono en la korea, jam oni laboras en la traduko de la sama verko en la hispanan. Ĉu vi volas ion diri al ni pri tio?
G. M. La version en la hispanan lingvon nun tradukas Barcelona Esperanto-Centro, kaj oni eldonos ĝin meze de la jaro 2001.
Ĉi tiu decido de la BEC-estraro okazis ĵus post la prezentado de la korea traduko, en la BEC. Dum tiu festo multe oni demandis, ĉu pro kio oni tradukis ĝin en la korean lingvon, por la neesperantistoj de Koreio ? kaj, kial ne fari tradukon en la hispanan lingvon por la 300 milionoj da parolantoj en la hispana?
S. T. Sendube vi daŭras en via agado kaj en ĉi tiu momento, ĉu, al kio vi dediĉos viajn venontajn verkojn?
G. M. Mi preparas la eldonon de nova verko. “Prelegoj kaj eseoj pri esperantismo”, kiu estas en fazo de korektado. Pro mia aĝo, 87-jara, mi jam ne disponas je sufiĉa tempo por verki kaj eldoni novajn librojn, sed laŭpove mi pensas daŭrigi verkante artikolojn pri esperantismo.
Ni kore dankas al nia kara kaj agema samideano, pro tiu intervjuo, kiu se ĝi ne estas longa ĝi bone enhavas la klopodojn kaj streĉojn de nia fidela samideano. Sen forgesi, ke ni deziras al li ankoraŭ multajn vivojarojn, ĉiam en ĉi tiu tranĉeo, kiun li bone konas. Dankon.
Intervjuis: Santiago Torné
— bildo 6 —
KAE-Informilo — 10 —
V.V. PUTIN kaj Esperanto
===============
Nelonge poste, en la poŝtlisto <
Hodiaŭ matene jam neatendita venis la respondon de V.V. Putin pri Esperanto kaj lingva problemo! Li skribis (mi tradukas):
Kara Andrej:
Mi devas peti pardonon, ke mi ne povis pro la ŝtataj aferoj tuj respondi al via afabla kaj interesega letero. Jes, mi konscias pri la lingva problemo kaj, des pli, mi bone konas la valoron de Esperanto. Dum mia servado en KGB mi eĉ foje devis pasigi unusemajnan intensan kurson de Esperanto por plenumi specialan taskon, pri kiu mi ne rajtas rakonti. Mi delonge ne praktikis la lingvon kaj tial nun skribas al vi ruse, sed tiam mi kun unu el miaj kolegoj – la nuna ĉuvasia prezidanto Nikolaj Edorov – ofte uzis la lingvon inter ni, kiam ni ne deziris esti komprenataj de la ĉirkaŭuloj.
Mi vere deziras rememori la lingvon kaj tial petas vin kaj viajn amikojn de aliaj landoj skrbi al mi en Esperanto. Eble mi ne havos tempon respondi al ĉiuj persone, sed mi nepre legos la leterojn. Skribu al mi : vovaputin@kreml.msk.ru kun indiko en la temlinio << Esperanto >>. Rakontu pri la vivo, problemoj, sendu ideojn.
La plenumanto de la prezidantaj devoj Vladimir Putin.
Laŭ “LE TRAVAILLEUR ESPERANTISTE” (Majo-Junio 2000 – Nº 251)
************************************************************
5a TUTMONDA AMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO
Ĉeftemo: AMERIKO, UNU KONTINENTO, DIVERSAJ HISTORIOJ
Pro tio, ke pluraj gesamideanoj demandis al ni pri la signifo “Historioj” konteste de tiu ĉi temo, ni klarigas, ke temas pri la riĉeco de la diversaj Amerikaj Kulturoj (ne nur prehispanaj) inkluzive aspektojn artajn, politikajn, religiajn, militajn, ktp. Komprenenble, se la prelegoj pritraktus, eĉ parte , iun aspekton de la lingvoproblemo en la historia evoluo, ili estus des pli interesaj por la partoprenantoj.
Cele oferti kiel eble la plej altiran programon, ni petas al vi serĉi en via organizo, kapablajn samideanojn, kiuj povus helpi nin. Ni bezonas :
- PRELEGANTOJN pri la ĉeftemo aŭ pri aliaj temoj de ĝenerala intereso.
- ARTOPREZENTOJN: muziko; teatraĵoj; deklamado, ktp.
- Alispecajn elementojn, kiuj povus esti interesaj pri la evento, ekzemple, videobendoj pri E-o agadoj, presentindaj inter la programoj.
Pliajn informojn, vi ricevos de Federación Mexicana de Esperanto. Apartado Postal 10576. MX-06000, México, D.F. MEKSIKIO. Fakso: Michael Porter 52-5-562-4333
— 11 —
FRAC — FRON
fractura, rompo; rompado; (med) frakturo = ostrompo. fracturar, rompi (tr) fragància, bonodoro. fragata, fregato. fràgil, fragila; rompiĝema; (persona) pekema; vanta. fragilitat, fragileco. fragment, fragmento; peceto. fragmentació, fragmentado. fragmentar, fragmentigi (tr) fragmentari, fragmenta. franc, (moneda) franko; (persona) sincera; afabla; donacema; (exent de pagament) senpaga. francés, franc-a,-o,- a lingvo. francmaçó, framasono. francmaçoneria, framason-ismo,-aro. franctirador, liberpafisto frannel-la, flanelo. franja, franĝo; (faixa, banda) banderolo. franqueig, afranko. franquejar, afranki; (passar) transiri; transpasi (accés lliure) alipermesi (tr) franquesa, sincereco. franquícia, impostliberigo; malŝarĝo. franquisme, frankismo (el hispana diktatora epoko) frare, monaĥo; (budista) bikŝuo. frase, frazo; (-feta) proverba frazo. fratern, frata. fraternal, frat(in)a. fraternitat, frateco. fratricidi, frato-mortigo,-murdo. fratricida, fratomortiginto. frau, fraŭdo, trompo. fraudulent, fraŭda; trompa. fre, bremso; haltigilo. frec, interfrotiĝo; tuŝeto; (fig) malamikeco; malakordo. fred, (adj) malvarma; (subs) malvarmo. fredolic, frost(sent)ema; fungo. fredor, malvarm(sent)o; fridsento; (qualitat) malvarmeco; frideco; (med) impotenteco; (indiferència) indiferenteco. frega, (teràpia) frotado. fregadís, frotado. fregall, alfrotilo; (fig) senutilaĵo. fregar, frotlavi; frotpurigi (tr) fregir, friti; (fig) enuigi; ĝeni (tr) fregit, fritaĵo. freixe, frakseno. freixura, visceraro. frenada, bremsado. frenar, bremsi (tr) frenesí, frenezeco; frenezo; (fig) ekzaltiĝo; koleriĝo. frenesia, frenezego. frenètic, furioza; kolera. frenopatia, psikiatrio. frenopàtic, psikiatra. freqüencia, ofteco; frekvento; (físic) frekvenco. freqüent, ofta. freqüentar, frekventi; vizitadi (tr) fresa, fraĵ-o [?],-epoko [?]; (tècnica) frezilo. fresar, frezi (tr) fresc, malvarmeta = friska; (recent) freŝa; ĵusa; (descarat) senhonta; insolenta; cinika. frescor, malvarmeco. fresquejar, malvarmiĝi (intr) fressa, bruo. fressar, bruegi (intr) fretura, mankhavo. freturar, nehavi; mankhavi (tr) freturós, nehava; mankhava. fricció, frotado. frígid, malvarma. frigidesa, malvarmeco. frigorífic, fridujo; fridoŝranko. frisança, malpacienco. frisar, malpacienciĝi (intr) frisó, fris-a,-ano. frisós, dezirema; avida; malpacienca; urĝema. frívol, frivola; malserioza; sensignifa. frivolitat, frivolaĵo. frondós, fronda; folioplena.
118
Dua epoko, n-ro 33, januaro-marto 2001

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 33, januaro-marto 2001.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 55,2,99,29] Emblemo de la asocio en verda kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo», vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Nº 33 Dua epoko. Dekkvina aperjaro. Januaro/Marto 2001
[BILDO p.1 | 54,39,99,75] Nigrablanka foto de grupo de partoprenantoj starantaj sur marborda promenejo, kun boatoj sur la strando; en la fono mezepoka murego kun turoj sur monteto kovrita de pinoj. Maldekstre viro fotanta kaj knabo marŝanta.
Jen bildo pri la “Oka Semajno” Italoj kaj hispanoj.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –
PAGOTA OFICISTO SERĈATA!
Nun ni komprenas, ke esti riĉa ankaŭ estas fonto de problemoj. Ĉar post kontrolo de niaj posedaĵoj, kiuj konkretiĝas, unualoke de geamikoj, tra la tuta mondo, kaj kiuj stimuligas nin daŭrigi ĉi tiun pezan kaj lacigan laboron, kiu estas la organizado de ĉi tiu nova etapo de nia vivo, neniel ni povas forgesi nian riĉecon surbaze de la multaj kontribuaĵoj, kiujn ni ricevas. Sed tiun lacigon ni kunportas entuziasme, ni ne povas seniluziigi niajn karajn geamikojn kaj samatempe, gesamideanoj. Nenio, nek neniu eltiros nin for de ĉi tiu vojo, kiun ni suriras de antaŭ unu jaro. Ĉar ni ne nur malkovris la entuziasmon ekzistantan por Esperanto tra la tuta mondo, sed la veran animon kaj koron de la monda civitaneco. Ni nur bedaŭras, ke eble ni ne havos la necesan nivelon por ke la entuziasmo, kiun ni levigas tra la tuta Esperantujo, ne velkiĝu. Daŭre venas al nia adreso, centoj, miloj da leteroj, kiuj senĉese kuraĝigas nin iri antaŭen. Kaj en tiu defio ni vivas kaj ni laboras. Dankojn amikoj, dankojn karaj gesamideanoj.
Hodiaŭ meze de tiu troa laboro, ni deziras al vi informi, pri grava sukceso, pri grava atingaĵo, kiu fakte solvos problemon, kiun ni havas, kaj sen alia prologo mi vin informas, ke la urbestraro de nia urbo, decidis subvencii nin. Multaj miloj da milionoj venos en la kason de nia Asocio, eble ni devas diri, ke la financa afero ne estas la plej grava, sed kiam oni oferas tiun monsumon, nia kuraĝo por iri antaŭen pligrandigas, ni sentas nin pli fortaj, ni sentas nin kapablaj iri antaŭen, kaj ni sentas nin feliĉaj je tiu laboro, kiun ni komencis iomete skeptike. Jes, karaj gekolegoj, la financa problemo, ne plu estos problemo, eble ni devas diri, tiu problemo estas problemo solvita, kaj kiu ajn problemo estas solvita la problemo ne plu ekzistas, do, ni adiaŭas la financan problemon.
Jes, daŭre alvenas leteroj petantaj informojn pri tiu ofica laborposteno. Nun ni povas diri, ke la salajro de tiu oficist(in)o estos plialtigata al plej alta rango de internacia laborposteno, kiel meritas ĉiu civitano, kiu laboras en oficejo internacia, kiel estas ĉi tiu nia. Jes, vi ankaŭ pravas, kara leganto, ke ni jam devas klarigi, ĉu ni jam decidis, kiu okupos tiun enviindan laborpostenon. Sed komprenu ankaŭ, kara leganto, amiko kaj samideano, ke ni ne povas subite, aljuĝi tiun laborlokon al tiuj, kiuj skribis unue. Ni estas eĉ tro demokrataj, kaj por tio ni atendas, ke tiu lavango de laborpetoj finiĝos aŭ almenaŭ ĝi ĉesos iomete. Ni vidos, sed kredu nin, ke nia ankaŭ deziras tiun problemon solvi, sed ĝi ne estas facila. Kredu nin.
Ĉi tiu Informilo fakte jam trafos vin en alia jarcento, la dudek unua, kaj en alia jarmilo, la tria jarmilo. Pasintajare estis, gravaj diskutoj, kiam vere komenciĝas la jarcento kaj la tria miljaro. Nun ĉio estas solvita. La tempo ĉion solvas. La tempo estas la granda filozofo de la vivo kaj al tempo ni petas tempon, por ke ni povu fine anonci al la mondo la plenumigon de nia entrepreno. Ho ve! ni eniru tiun jarcenton kaj miljaron, kun la pulmoj kaj la koro plenaj da esperoj. Ni ne povas pensi alimaniere, konstantante grandan progreson. “Mi kaj li aŭ li kaj mi”
— bildo 2 —
“OKA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO DE LA 30a DE SEPTEMBRO ĜIS LA 7a DE OKTOBRO 2000. BLANES (GIRONA) KATALUNUJO – HISPANIO
94 gesamideanoj aliĝis al ĉi tiu internacia evento, el ili 38 estis eksterlandanoj, kiuj venis el 11 landoj, kio jam estas nova sukceso de ĉi tiu internacia Esperanto-evento. La etoso de la “Semajno” estis vere samideaneca. Multaj el la ĉeestantoj, jam venis en pasintaj jaroj, aliaj nunajare, kun promeso reveni en venontaj jaroj.
La hotelo estis moderna sed kun tradicia kutimo, kiu estas la manĝoservado fare de profesiaj kelneroj. La hotelo ankaŭ metis niadispone belan salonon en la subtera etaĝo, kie disvolviĝis ĉiuj niaj programeroj.
La inaŭguro okazis dimanĉe, je 12-a horo. Por la unua fojo en niaj “Semajnoj” ne ĉeestis la lokaj aŭtoritatoj en la inaŭguro, sed tuj ni devas aldoni, ke la sekvantan tagon, lundon je la oka vespere, ni estis, ĉiuj partoprenantoj akceptataj de la vicurbestro s-ro Antoni Fernández de la municipo de Blanes. Li afable salutis nin, diris kuraĝigajn vortojn, kaj deziris al ni plenan sukceson en nia tasko kaj celo. Fine ni estis malavare regalataj pere de kukaĵoj kaj ĉampano, kun la sugesto, ke ni petu al la magistrataro la nomigon de strato ĉu Esperanto ĉu Zamenhof en la urbo. La loka televizio kaj radio raportis pri la evento, krom de artikolo aperigita en la grava ĵurnalo “La Vanguardia”, aliaj informaj medioj ankaŭ informis pri nia “Semajno”.
La sabaton, post la vespermanĝo okazis la Internacia Vespero, kiu meze de plej bona humoro, en kiu abundis kukaĵoj akompanataj de refreŝigaj trinkaĵoj, malfermis la pordon por la estontaj distraj programeroj de la “Semajno”
Niaj progamitaj ekskursoj bone efektiviĝis. Unu el ili, duontaga, ni iris al loka ĝardeno, nomata “Mar i Murtra”, bela loko ne nur pro siaj ezotikaj plantoj kaj floroj, sed pro la vidaĵo ekde tiu altano, vera balkono por kontempli la maron kaj la komenciĝon de la fama “Costa Brava” (=Klifa Marbordo). Estis tutataga ekskurso, al loko, kie antaŭ 17.000 jaroj erupciis ĝis 36 vulkanoj. Kvankam la diverskolora tero vomita de la vulkanoj ankaraŭ estas videbla la tuta grundo estas arbe kovrita. Jes, la ekskurso komenciĝis kaj finiĝis pere de aŭtobuso, sed ankaŭ ni estis transportitaj pere de ĉaretoj trenataj de ĉevaloj, kaj kvazaŭ de trajno kiun movis kaŝita maŝino-traktoro. Belega tago ĝi estis.
La alian duontagan ekskurson, ni dediĉis por iri al Tossa de Mar, marborda urbo, en plena “Costa Brava”. La ekskurso estis perŝipe, de kiu ni povis rigardi tiun faman marbordon de la kataluna mediteranea maro, kun ĝiaj rokegoj. Kiel bona maristoj, neniun atakis la marmalsano kaj kontentaj ni revenis al la hotelo.
Estis du debatoj, ĉiam post la vespermanĝo. Unu el ili temis pri “Kion vi atendas de la tria jarmilo?. Vi jam povas kompreni, ke opinioj estis multaj kaj diversaj. Tamen unu el tiuj opinioj, estis akceptata de ĉiuj, sed la homo daŭre
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 4 –
malbonigas la naturon, sendube la planedo Tero estos tute alia. En tiu debato, ankaŭ oni pritraktis la estontecon de nia kara Esperanto, kun la konkludo, ke tiu tempoperiodo estas decidiga por la ekzistado aŭ morto de nia kara lingvo.
Alia debato temis pri “Kio pri la malsato”. Tikla temo, kiu estigis la ĉeestantojn en plej grava dilemo. La vivo en Afriko, Latinameriko, la rolo de la eŭropeanoj dum la pasintaj jarcentoj. La monopoloj, la transnaciaj entreprenoj, la militoj. Sed konkreta solvo ne aperis, se ne estas radikala ŝanĝo en niaj internaciaj rilatoj la homaro aŭ parto el ĝi, multege suferos.
Vendrede estis alia debato, kiu tekstis, “Kion diri pri la Semajno”, ŝajnis, ke ĉiu restis kontenta aŭ almenaŭ ne estis severaj kritikoj. Estis aplaŭdoj kaj ĉiu promesis reveni la venontan jaron. Ni vidos.
Ĉiu debato kaj amuzigaj vesperoj daŭris ĝis meznokte.
En tiu fako de la distraĵoj, okazis “Dua Interkona Vespero”, novaĵo, kiun oni pensas enprogramigi en estontaj “Semajnoj”.
Sed specialan mencion meritas la jaŭdan nokton, pro la kantado de “Habaneras” fare de ensemblo “Kvar ventoj”, kiu vere entuziasmigis la ĉeestantaron. Krome al tio oni devas aldoni la trinkadon de “cremat”, fama trinkaĵo kaj kutimo de Katalunio kaj kiu konsistas el rumo miksita kun sukero sed flamigita. Belega vespero, vi ne maltrafu ĝin kaj venu venontajare.
Ni ne povas forgesi, nek silenti la laboron de nia kara itala samideanino Carla de Lorenci, kiu kiel kutime ĉiam estis preta instrui Esperanton. Sed nunajare ŝia tasko estis grava, ĉar por la unua fojo, oni enprogramigis ILEI/UEA elementajn ekzamenojn, kiuj lerte kaj serioze gvidis kaj kontrolis nia kara Carla de Lorenzi. Ni ŝin gratulas. Nu, enskribiĝis dekunu por la ekzamenoj, el ili nur sep sukcesis.
NIAJ PRELEGANTOJ KAJ ILIAJ PRELEGOJ
Vilhelmo Auld, skribante pri tradukaĵoj, fiere asertis, ke ĉiu teksto originale skribita en iu ajn lingvo, povas esti tradukita al Esperanto. D-ro Julio Tarín Cortés, kiu inaŭguris la prelegojn en nia lasta Internacia Semajno, pruvis al ni la aserton de Auld, legante ĉapitron de la verko de li tradukita “Bildoj de la Pasiono”.
Gabriel Miró, virtuoza kaj polura stilisto estas la aŭtoro de tiu verko kaj la fragmento, kiun ni povis aŭskulti estis “Virino de Jeruzalemo”, evangelika epizodo en imaga Palestino.
La vortoj de nia preleganto transportis nin al la revaj pratempoj ŝangitaj de Miró, kaj tio sendube pruvas la gravan kaj altkvalitan tradukarton de nia preleganto.
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 5 –
Nia veterana samideano Antonio Marco Botella dediĉis al ni du prelegojn; la unua okazis dimanĉe kaj la dua la sekvantan vendredon de nia Semajno, ambaŭ prelegoj dediĉitaj al elstaraj poetoj hispanaj.
“La popolstilo en la poezio de Lorca” estas la kerno de la unua prelego; post skiza sed kompleta studo precipe pri la poezio kaj teatro de Federico Garcia Lorca, Marco ornamis siajn vortojn per la deklamado de la eblaj tri pli konataj versaĵoj entenataj en “La Cigana Romancaro”, t.e. La malfidela edzino, Somnanbula Romanco kaj La Monaĥino-ciganino; kaj la deklamado de tiuj versaĵoj permesis al la aŭskultantaro eniri en la spirito de Lorca kaj senti ĝian propran esencon.
Finiĝis la prelego kun la deklamado de parto de la poemo dediĉita al toreadoro Ignacio Sánchez Mejias, “La Korno-vundo kaj la morto”.
La titolo de la dua prelego de Antonio Marco estis “La poeto de la ‘intimismaj’ kolokvoj”, dediĉita al unu el la plej elstaraj hispanaj poetoj, Antonio Machado.
Marco Botella skize parolis pri la elstaraj faktoj de la vivo kaj verko de tiu poeto de nia epoko (1876-1939) kaj ankaŭ deklamis por ni kelkajn versaĵojn, sufiĉajn tamen por ke la ĉeestantaro, grandaparte internacia, povus kompreni kaj valori la rimon kaj la metrikon de tiu poeto.
Kiel kutime, profunda pensmaniero, verdire filozofa, historie kompleta kaj senmanke dokumentita, estis la prelego “Ĉe la sojlo de la tria jarmilo”, de nia agema samideano Giordano Moya.
Kaj kompreneble, estas ne pensebla la propono repreni pri tiu prelego kun la amplekso kiun la temo postulus.
Sed, malgraŭ tio, oni povas raporti, ke post la studado de antaŭaj historiaj epokoj, alvenis la nuna, jam en la sojlo de la tria jarmilo, en kiu nia planedo Tero similiĝas nur unu granda vilaĝo, regas la planediĝo aŭ tutmondiĝo kaj alvenas internaciiĝo.
Kaj tio bezonas tutmondajn instituciojn, mondfereracion, kaj en tiuj medioj, nia movado kaj nia lingvo, nia kara Esperanto,devas ludi, sendube ludos, ĉefan rolon.
S-ino Gabrielle Tréanton, tre konata kaj veterana esperantistino, skize, afable, dolĉe kaj lerte raportis pri sia laŭdinda laboro, farita en urbo Gorazce, en Bosnio, kompreneble post la milito kaj ene de la malfeliĉaj tagoj, kiuj afliktas tiujn homojn, speciale tiujn infanojn. Ŝi, Gabrielle, montris al ni, kiamaniere kaj nur kun sia forto, kun sia propra konvinko, kapablis starigi Esperanto-radikojn inter tiuj gentoj.
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 6 –
En “La Scienco de la Ekonomiko”, Martí Guerrero i Cots komenciĝis emfazante ke dum sia tuta vivo la pensado de la homo pri ekonomio okupas 90 procentojn de sia tuta tempo. Sed, oni devas atenti rimarki, ke ekzistas du vortoj similaj, ekonomio kaj ekonomiko, sed ne estas sinonimaj.
Ekonomio estas sistema ordo en individuaj aferoj kaj Ekonomiko rilatas al la scienco kiu studas la naturajn leĝojn de la produktado kaj distribuado de la riĉaĵo. Kaj laŭ Guerrero anoncis en la titolo, lia prelego precipe baziĝas en la studo de Ekonomiko, ĝia historio, teorioj, leĝoj, faktoj, dokrinoj, kaj, memorante David Ricardo, kiu malkovris, ke “la rento de unu tero estas determinita por trokvanto de produkto inter ĉi tiu tero kaj la produkto atingita en la tero malbone uzata”, finfine alvenis al filozofo kaj ekonomisto Henry George, de kiu elstaris la verkoj “Progreso kaj Malriĉeco” kaj “La Scienco de la Politika Ekonomio” por, tuj sekve, detale disvolvi la Georgisman teorion, malfeliĉe ankoraŭ neadaptita de la homaro.
Inter ni troviĝis denove Milan Sudec, unu el la “fondintoj”, jam en la jaro 1993, de nia Internacia Semajno.
Milan profitis tiun okazon, por amike kaj intime paroli kaj prezenti video-filmon pri Strio, bela kaj turisma Kroata regiono kie li nun loĝas.
Kun lia preskaŭ profesia filmarto kaj bonega Esperanto dirmaniero, li prezentis al ni sian urbon, sian hejmon kaj atingis veki nian deziron viziti tiun belan regionon.
“Ĉu ni ankoraŭ vivas en triba epoko?” estas la titolo de la prelego de Luis Serrano Pérez. En la unuaj vortoj, li memoris, ke la homaro sin dividis en tribojn aŭ klanojn. Ekzemplo de tio estas la dudek hebreaj triboj de Israelo.
La preleganto detale analizis tiom la historia evoluado de la malsimilaj triboj, kiom la adaptiĝo de tiu vorto al la nunaj cirkonstancoj.
La vorto tribo estis kaj estas aplikata al la diversaj grupoj de homaj estaĵoj; evoluis ĝia signifo ĝis hodiaŭ, momento en kiu ankaŭ povas signifi fermitecon en la penso kaj en la ago. Sed ofte ni aplikas tiun vorton por esprimi vivoformon aŭ agadon de grupo de personoj, kvankam verdire, se oni metas al ni en tiun aŭ alian tribon, evidente al neniu plaĉas.
Ekzistas triboj de regantoj kaj regatoj, de riĉaj kaj malariĉaj, de labordonantoj, de laboruloj kaj senlaboruloj, de ĉio posedantoj kaj de nenio posedantoj, kaj cetere, Serrano opinias, ke la luktoj inter tribanoj, laŭ la malnova aŭ nova koncepto de tiu vorto, senĉese daŭras, kaj la finon de tiuj luktoj oni ne vidas.
Sed malgraŭ tiu pesimisma konkludo, devos alveni momento – ne gravas ĉu post multaj jaroj, ĉu post jarcentoj-, kiam la homaro sukcesos vivi ununura, monda, senbatala tribo.
LUIS SERRANO PERÉZ/ SANTIAGO TORNE GRAU
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 7 –
ORDONISTOJ NE, ORDONANTOJ.
Mikaelo Unamuno (1864-1936)
Vizitante ĉi-komentariisto sian urbon Salamanka kune kun rusa profesoro veninta por studi niajn rurajn lernejojn kaj kun la tiutempe rektoro de l’ginmazio de Irlandanoj, nun episkopo Mikaelo O’Doherty, kaj parolante -deviga fakto – pri nia popolo, la irlanda pastro klarigis al la profesoro. <Eble vi aŭdis ke la hispana gento estas tute ne regebla, sed tiu opinio tre malproksimas de la vero. La hispano estas obeema kaj apenaŭ ribelema, sed ordoni li ne ŝatas. Li emas okupi regantan postenon, sed ne regi; sidi en la prezidanteco, sed ne prezidi>.
Tiaj vortoj ĉiam memorigas al mi la viveron okazintan ĉe la estiminda libro de Georgo Borrow:
Efektive, la hispano ŝatas ne ordoni, sed okupi la ĉefan fotelon, kaj kompreneble vibteni sin ĉe ĝi, pompi per ĝi, elstari pro ĝi, sed…vere li apenaŭ ordonemas. Pli similas mandarenon. Ordoni postulas mensan koncentriĝon, ne amika de nia natura mallaboremo por kiu sufiĉas nur revi. Nia ĉi-tiea
Ĵus leginte la libron, kiun mia bona amiko Marañón verkis pri la Grafo-Duko Olivares, rimarkis ke ĉi-pufa vantulo estis povra kaj senvola homo, simila al sia reĝo Filipo la kvara, alia
Foje aperas mito, laŭ kiu publika homo ŝajnas agema, volontema,energiema…sed poste li mem avertas pri tio, dementas tian opinion eĉ devige li sin konfesas pigremulo kiu facile allasas sin delogi de fluoj kaj refluoj de eventualaj okazaĵoj. Tamen ŝprucas jam legio da homoj bezonantaj kacikon kiu ordonu per si mem, kun propra responso, ne forlogebla aŭ manipulebla – kvazaŭ marioneto- de amikaj aŭ sociaj fadenoj. La popolo efektive bezonas mesion, sed kie trovi lin inter mandarenoj? Ĉu lin inventi? Ĉiam malfacilas transformi mandarenojn en ordonanton; kaj povra tiu kiun la popolo elektas kiel tian! Ĉar ho ve! nia tuta plua destino fate konsistos en tio, malantaŭi kaj priservi tiun miton per kiu la ceteraj nimbos kaj samtempe subpremos nin. Kaj dum la
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita: Asociació Cultural Esperantista. Eldonas: Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofrè Domingo.
Redaktistoj. Luis Serrano Pèrez. Santiago Torne i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Telf. 937836511 luis_serrano@mixmail.com Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo. Delegacio en Terrassa. C. Civic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caisa”-konto. 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
ĜENERALA ASEMBLEO DE “KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA” (KAE) JARO 2001
Laŭ statute nia nunjara Asembleo okazos, mardon la 30-an de januaro 2001.
Unua konvoko je la 16,30 horo. Dua konvoko, (se necese) je la 17.00 horo.
LA TAGORDO ESTAS LA JENA:
Aprobo (aŭ ne) de la protokolo de la Asembleo 2000 La sekretario informos pri la agado de KAE, dum la jaro 2000. Kursoj. Propono pri la paragrafo 29-a de la regularo de KAE. Konto-etato. Parta renoviga de la estraro. Projektoj por la jaro 2001. Demandoj, sugestoj, proponoj…
Karaj gemembroj, via ĉeesto estas tute necesa. La kunlaborado de ĉiu kaj de ĉiuj kune estas la nura kaj efika rimedo por puŝi antaŭen nian movadon.
Estas evidente, ku nun pli ol neniam, nia Asocio, kiel kiu ajn organizaĵo bezonas vian apogon kaj kunlaboradon.
Mi vin salutas kaj atendas,
Josep Mª Galofré Domingo.
- Prezidanto –
LOKO: “Centre Cívic Creu Alta” str. Mayor 70, SABADELL.
— bildo 5 —
politikistoj kontentiĝas per reciprokraj laŭdoflatoj, la amaso ribelas ja pro sia mensa pigreco kaj sia terure ideologia vakuo, kiu ne plu kapablas elteni pufajn kaj pompajn stultaĵojn de siaj gvidistoj. Ĉu rimedoj kontraŭ tio?… Nur elporti kaj esperi!
Revo de ian ajn hispana junulo kiu pretendas publikan oficon, estas atingi postenon. t.e. grimpi socian ŝtupon. Kaj ĝin atinginte setli en ĝi. Kaj eksidinte, pacon por ĉiuj kaj elturniĝon ĉe ĉiuj kompromitoj kaj responsoj. Ĉu ordoni? Neniel! Nur okupi la plej altan soklon. Ĉu krei ion novan? Ne, nur revi kvazaŭ tio jam estus efektivigita. Niaj preskaŭ ĉiuj, tiel nomataj, ag-homoj kutimis konduti laŭ instinktaj kaj ne raciaj manieroj. Oni povas diri ke ili rolis kiel ludiloj de l’hazardo. Nia tipa energio vanuis en la komtempladon. Nietsche opiniis ke Hispanio ellaciĝis pro kuraĝo. Tamen pro kuraĝo ne, sed pro trorevado. Laŭ Carduĉi, Hispanio pli ol granda estis grandioza: konkeris la tutan terglobon sed apenaŭ kultivis ĝin. Don Kiĥoton ni ne povas konsideri kiel volheroo sed ja revanto pri ĝi. Kaj nia plej tipa pensisto. Mikaelo Molinos difinis la veran monaĥon kiel homo kapabla sin apartigi de ĉiuj materiaj havaĵoj, de ĉiuj spiritaj riĉecoj, de ĉiuj vivlreitaĵoj [?] eĉ inkluzive de Dio mem.
Traduko de VALE
KONKURSO DE BELARTO POR INFANOJ KAJ GEJUNULOJ “KIEL MI VIDAS MIAN LANDON”
MEKSIKA ESPERANTO-FEDERACIO invitas ĉiujn infanojn kaj gejunulojn (Esperantistoj kaj gefiloj de Esperantistoj) partopreni konkurson pri desegnado kaj pentrado, okaze de la 5-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, realigota en Meksikurbo de la 15-a ĝis la 21-a de Aprilo 2001.
Adreso: Meksika Esperanto-Federacio. Relaciones Exteriore Nº 24. Colonia Federal MX-15700. México, D.F.
NOVA ESPERANTO-GAZETO EN RUSIO
Ŝajnas, ke la Esperanto-movado revigliĝas en Rusio. Nu ni povas vin informi pri la apero de nova Esperanta periodaĵo, kies nomo estas “REGo” (=Rusia E.gazeto). La revuo havas formaton simila al tiu de “TEJO-tutmonde”, trikoloran kovrilon kaj estas komuna eldonaĵo de Rusia E-Unio (REU) kaj Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM).
La revuo konsistas el 32 paĝoj kaj aperas ĉiumonate. La abonprezo por la starta 2001-a jaro estas: nur 60 rubloj por rusianoj kaj 10 eŭroj por aliaj landoj. Ĝia adreso estas: Andre Grigorjevskij. Pjatnickoje ŝosse, 45-105 MOSKVO. Ru 123310. elektronika poŝto: eo@nm.ru.
Kion vi pensas pri la kumetitaj vortoj – substantivo kun transitiva verbo -?
LA KAE KAJ ĜIA ESPERANTO-KURSO EN LA UNIVERSITATO
Ĝis nun Esperanto neniam estis oficiale instruata en iu universitato de Katalunujo. Nia organizacio KAE, konscia pri la evidenta graveco, kiun nunatempe havas la enkonduko de la Zamenhofa lingvo en la universitaton, unuafoje proponis al si, jam la pasintan jaron 1999, oficialan starigon de Esperanta-Kurso en la Universitaton Aŭtonoman de Barcelona. Tiu kurso daŭranta tri monatojn, kaj konsistanta el tri validaj kreditoj libere elekteblaj de la junaj gestudentoj, la KAE-Estraro juĝis ĝin signife pozitiva.
En la nuna jaro 2000, post la koncernaj demarŝoj ĉe la Direkcio de la Universitato, aparte de grandnombra disdonado de presita informado pri Esperanto, ofte eĉ persone klarigita al interesiĝintaj gestudentoj, nia organizacio Kultura Asocio Esperantista – KAE, refoje funkciigis oficialan Esperanto-Kurson en la menciita Universitato. Ĝin ĉeestis 26 geestudentoj, kiuj ekde la 19-a de oktobro de la jaro 2000 estis lernantaj, kun kreskanta interesiĝo, tiun trimonatan Esperanto-Kurson, sub la majstra gvidado de tre kapabla instruanto, nia kara amiko, s-ano Martí Guerrero i Cots.
Fakte, ni estas tre kontentaj pro tiu nia esperiga strebado por Esperanto en universitata medio, por kies sukcesa efektivigo multe helpis la iniciato monofera stimulo, kiujn same la Fondaĵo Esperanto kiel HEF oportune proponis al nia organizacio KAE. Pro ĉio ni ja povas reciprokre nin gratuli!
José Mª Galofré Domingo KAE-Prezidanto.
“EL POPOLA ĈINIO”
La belega revuo “El popola Ĉinio” ĉesis aperi. Ĝi estas tre grava perdo, por la tutmonda Esperanto-movado, kaj fakte, en tiuj kondiĉoj en kiuj ĝi estis redaktita kaj eldonita, mi multe dubas, ke povos aperi alia. Malfacile ĝi povos esti anstataŭata.
Sed la plej grava perdo estas, ke ĝi estis oficiale produktita de la ĉina registaro. Ni havis en tiu vasta lando, iomete de oficialigo por nia Esperanto. Kaj la perdo estas ankoraŭ pli granda, ĉar en tiu lando, kiu apogis nian komunan lingvon konsistas el 1.200 milionoj da loĝantoj.
Mi ne scias, kion pensas tiuj “puraj” esperantistoj, kiuj ne volas, ke la politiko “makulu” Esperanton, por mi tutesimple estas la plej granda fiasko de la nuno rilate al diskonigo de Esperanto. Revuoj Esperantaj povas aperi en kiu ajn momento, sed Esperanta revuo, kiu havis la konsenton de 1.200 milionoj da personoj, en unu sama lando, evidente neniam povos okazi. Ĉar karaj gekolegoj sen la helpo de la politikistoj, ni ĉiam estos vojaĝante de unu loko al alia, sen trovi bonan havenon.
Nu, mi kiel peranto de diversaj revuoj, vin konsilas aboni iun el ĉi tiuj. “Heroldo de Esperanto”. “La Ondo de Esperanto”. aŭ la literaturaj gazetoj “La Gazeto” aŭ “Literatura Foiro”
LUIS SERRANO PEREZ
— bildo 6 —
PRI KALENDAROJ
La jaro finiĝas, kiel la 1900-aj jaroj se ne la jarcento kaj la jarmilo. Kion tio signifas por ni ? Kial ni festu la ŝanĝiĝon al la 1-a de januaro 2000 pli ol ŝanĝiĝon de vendredo al sabato, la komenco de iu ajn semajnfino en nia moderna mondo? Dependas de la kalendaro, kiun ni uzas. La gregoria kalendaro, kiun oni uzis ekde la 15-a de oktobro 1582, unuigas grandan parton de la moderna ekonomia mondo, kaj la jaro 2000-a problemo por la komputoroj kaj komercistaro de la mondo eĉ pli reliefigas la retro-nombradon de la nuna jaro al nova. Sed la gregoria ne estas la sola kalendaro. En Ĉinio la jaro 2000 estas 4698. En kelkaj islamaj kulturoj estas 1420. La 1-an de januaro 2000, la dato de la hebrea kalendaro estis la 23-an de Teveth 5760. La kopta kalendaro ŝanĝiĝis al 1716, kaj la budha kalendaro al 2544. Majaa kalendaro montris la jaron 5119, kaj la dato de la persa islama kalendaro estis la 24-an de Ramadano 1378. En nekristanaj landoj, kiujn oni taksas esti du trionoj de la mondo, ne estis ŝanĝiĝo de la jarmilo, eĉ se la gregoria jarmilo ŝanĝiĝos nur la 1-an de januaro 2001.
Tamen, tie signifoplena ŝanĝo de nia kalendaro donas al ni oportunon por kune konsideri la historion de la pasinta jaro, la pasinta jarcento, eĉ la pasintaj mil jaroj. Ni povas konsideri tion, kio jam okazis, kaj rigardi antaŭen al tio, kion ni antaŭvidas aŭ esperas okazi. Mi pensas, ke esperantistoj sentos renovigitan optimismon je la komenco de la nova jarmilo, same kiel ŝajnis okazi al uzantoj de la nova internacia lingvo je la komenco de la pasinta jarcento. Mi antaŭvidas pli fortan Esperanto-movadon ĉar esperantistoj sentos sin pli kapablaj kaj pli valoraj en la internacia mondo. Kresko eble estos tre malrapida, sed mi kredas, ke esperantistoj portos grandan optimismon en la nova jarcento kaj jarmilon. Kion vi opinias?
- Bob Williamson- el “inter ni” (Kanado)
NOVA LIBRO EN ESPERANTO.
La fama verko “Resurekto” de la monda fama rusa verkisto Leo Tolstoj, jam estas esperantigita, tradukita al Esperanto fare de Viktor Sapoĵnikov.
“Resurekto” estas unu el la plej grandaj rusaj romanoj de la 19a jarcento. La libro konsistas el 368 paĝoj, bindita kun bela krovilo de Maŝa Baĵenova. kaj ĝia prezo estas 24 eŭroj, aparte sendokostoj. Vi povas ĝin mendi al la adreso de Luis Serrano Pèrez.
“9a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURSIMO
Plia informoj sekvos, sed ni jam povas vin informi, le la ” 9-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo” okazos en Lloret de Mar, en plena “Costa Brava” (=Klifa marbordo), je la 29/10 al 6/11, 2001.
Lloret de Mar (Girono) Katalunujo, estas unu el la urboj hispanaj plej konataj tra la mondo, pro la multaj turistoj, kiuj al ĝi alvenas. NE MANKU!
LIBROJ; “éticas . ètiques ” kaj “Musono”
En antaŭaj fojoj kaj okaze de eldonaj kialoj, ni jam menciis niajn geamikojn Vimala Devi kaj Manuel de Seabra. Sed nun denove ni parolas pri ili ambaŭ, ĉar la pasintan 7-an de Novembro ni ĝoje ĉeestis en “Club d’Amics de l’Unesco” de Barcelono, al la literatura vesperfesto okaze de la prezentado de du verkoj, kies aŭrorino estas Vimala Devi.
La unua verko prezentita estis “éticas.ètiques” poezia dulingva eldono portugala/kataluna, lingvoj kune kun Esperanto kaj aliaj, kiujn Vimala kutime uzas. En unu el ŝiaj versaĵoj oni legiĝas: “Verki kun la lingvo nuntempa”, kaj iomete pli antaŭe “La malkovro de la mondo, kiu modlas la ŝanĝojn de la homa naturo”. Kaj nur tiuj du versaĵoj, permesis al d-ro Basilio Losada, katedra profesoro de la Universitato de Barcelono, majstre prelegi pri Vimala, ŝia verkaro, ŝiaj malsimilaj patrioj, kaj pri la vivo, ne nur de la aŭtorino sed ĝenerale, lasante al ni ĉiuj la ĉeestantoj, kun la ravo de liaj vortoj.
La dua verko de Vimala Devi prezentita estis “Musono”; originale “Monçao” en la portugala; tradukis ĝin al Esperanto Manuel de Seabra kaj estis eldonita en Svedio, ene de la prestiĝa kolekto Al-fab-et-o. Tiu verko estas novelaro pri la vivo kaj kutimoj en Goa, en antaŭaj, jaroj kaj kie naskiĝis kaj loĝis la aŭtorino. Tiuj rakontoj estas grava dokumento, nuntempe utilaj kaj uzeblaj por la universitatanoj en Portugalio, kiam ili deziras enprofundiĝi pri la portugala kolonia epoko en tiu hinda lando.
S. Torné Grau
OSIEK-PREMIO 2000
[BILDO p.6 | 53,47,73,78] Krajona skizo de viro (Trevor Steele) kun levita montrofingro, surhavanta ĉemizon kun la surskribo «ESPERANTO».
krokizo de Mégumi Sachs-Komamura
En ’00 la OSIEK-anoj proponis 18 verkaĵojn premiindajn: ĉiuj estis prezentitaj en la junia nume[nelegebla] de La Gazeto. La 21an de julio, dum la IEK en Motovun, Kroatio, sekreta voĉdonado atribuis la premion al
Trevor STEELE
pro originala verko:
Falantaj muroj
Gratulon!
La premio, 400 eŭr., rekompencas vivantan aŭtoron pro publikigita verkaĵo ne fikcia aŭ pro grava traduklaboro.
informoj: La Gazeto, 55210 Creuë kaj http://osiek.org
Dua epoko, n-ro 34, aprilo-junio 2001

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 34, aprilo-junio 2001.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 55,1,99,29] Kapemblemo de la bulteno en verda kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj konturitaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo», vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Nº 34 Dua epoko. Dekkvina aperjaro. Aprilo/Junio 2001
[BILDO p.1 | 54,34,99,73] Nigrablanka foto de babilado: grupo de viroj kaj virinoj sidantaj sur seĝoj en salono, kelkaj seĝoj malplenaj; antaŭe tablo kun botelo kaj flago kun stelo.
“Babilado” en Sant Cugat del Vallés. Dum paŭzo, iuj restis en la salono, aliaj foriris. Legu raporton paĝo 8.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –
PAGOTA OFICISTO SERĈATA
Ni supozas, ke vi metas gravan intereson legi, kiamaniere disvolviĝas ĉi tiu periodo de nia ekzistado. Kaj se tion vi ne faras, vi devas rekonsideri vian teniĝon, ĉar kiel dirite jam en antaŭaj raportetoj, nova formo de organizado de la Esperanto-grupoj naskiĝas. Ni petas al vi estu afablaj kaj permesu al ni rememorigi la gravan atingaĵon, kiun ni anoncis jam en la pasinta KAE-informilo. Ni pensas, ke vi jam divenas al kio, ni aludas, jes, jes, vi pravas. La granda ekonomia helpo, kiu venis al nia kaso. Io mirinda kaj sendube neniam antaŭe okazinta en kiu ajn loko de Esperantujo. Jes, gesinjoroj, la administracio, la politikaj instancoj decidis apogi nian movadon, kiel eble plej bone. Vi jam scias, kaj la politikistoj ankaŭ, ke sen monrimedoj oni povas iri al neniu loko. Pri la temo ni okazigis specialan kunvenon kaj ni prenis la decidon helpi malavare al kiu ajn Esperanta grupo aŭ Esperanta organizaĵo. Do, karaj gekolegoj, ne hezitu kaj skribu al ni. Ĉu en via klubo, en via nacia organizaĵo ekzistas ekonomiaj problemoj, skribu al ni, skribu sincere, klare, ne hezitu prezenti la veran situacion, ĉar se ĝi temas pri mono, fakte ĝi estos solvita. Por tio estas du formoj: sciigi, instrui vin, kiel oni povas eltiri monon de la ĉiam fermitaj oficialaj kasoj aŭ se vi preferas, petu krediton al ni, jes kredito sed sen interezoj, ĉu oni povas oferti ion pli bona?
Rezulte de tiu situacio, venas al nia klubejo personoj, kiuj diras: mi ĉiam defendis kaj fidis nian karan lingvon. Nia klasejo estas plenplena da lernantoj ili venas kiel hirundoj en la printempo, anoncantaj la bonan novaĵon, (kio donas al ni plian laboron kaj ni jam pensas dungi du aŭ tri kapablajn esperantistojn por instrui la lingvon, ne nur dum la tradicia periodo, sed dum la tuta jaro) Ha ve!, kia povo havas la monon. Nun ni konstatis, ke kiam estas mono ankaŭ ne ekzistas la akuzativa problemo. Verŝajne, ke eĉ la gramatiko fariĝas pli facila. Eble, ni devas ĝin anonci, ĉar milionoj kaj milionoj venas al nia kaso, kiel muŝoj al la mielo. Ni demandis al tiuj altranguloj, kial vi estas nun tiom favoraj por la Esperanta lingvo? Ili respondis, laŭ financa aŭ ekonomia vidpunkto: ĉu vi povas kalkuli la grandan ŝparon, kiun havos la mondo, la homaro kun internacia lingvo?. Nu, karaj gesamideanoj vi jam povas konstati, ke la “donaco” ne estas sencela, tamen ni kuraĝe kaj respondece ĝin akceptas, jes ni akceptas la defion kun la certeco, ke ni venkos kaj ĝi estos spegulo kie sin rigardos multaj aliaj.
Jes, jes, ni iomete forgesas la veran celon, kiu estas anoncata de la titolo. Ĉio bone funkcias. Venas miloj kaj miloj da leteroj per kiuj oni petas informojn. Ni selektas ilin, kaj laŭeblecoj ni ilin respondas. Ni klasifikis ilin laŭ konceptoj, kiujn havas la kandidatoj pri la lingvo Esperanto, pri ĝia gramatiko, eĉ pri la rolo de interreto kaj pri multaj aliaj aferetoj, kiuj ne ĝenas nin, male, ili estu bonvenaj, sed kiuj prokrastigas nian celon. Ni petas, ne plu sendu leterojn laŭdante nin, ne plaĉas al ni flatadojn. Kaj havu paciencon la vojo estas glata, la ĉielo sennuba kaj la horizonto por Esperanto estas sunradia. Li kaj mi aŭ mi kaj li, laŭ via prefero.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 3 –
ĜENERALA ASEMBLEO DE KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA (K.A.E.) 2001
Kiel estis oportune anoncita, la Ĝenerala Asembleo de Kultura Asocio Esperantista (K.A.E) laŭstatute okazis la 30-an de januaro 2001. Ĝi komenciĝis je la dua alvoko, pro manko de kvorumo en la unua alvoko.
Pro malsano ne ĉestis la Sekretario. Lin anstataŭis la s-ro Prezidanto, kiu legis la protokolon de la pasinta Ĝenerala Asembleo 2000. La protokolo estis unuanime aprobita.
Sekve, ankaŭ la s-ro Prezidanto analizis la laboron realigitan dum la jaro 2000. En tiu raporto elstaris la parola kurso en Sabadell gvidita de s-ano Ramón Manau kaj kun laŭdaj mencioj la kurso okazinta en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono, gvidita de nia kunmembro Martí Guerrero i Cots, kiun sukcese ĉeestis 27 gelernantoj. Oni ne forgesis la du kursojn per korespondado. Precipe menciita estis la kurso en kataluna lingvo, kiu okazas unuafoje en Katalunujo, almenaŭ en tia amplekso. La kurso en la kastilia lingvo, jam delonge ofertita al kastiliaj parolantoj, daŭre sekvas sian vojon. Oni decidis, ke la prezo de ĉiu kurso estu 5.000 pesetoj aŭ 30 eŭroj.
Kiel okazas ĉiam oni decidis ĉiurimede intensigi la diskonigon kaj lernigadon de Esperanto, deziroj ne mankas.
Rilate al la propono por la ŝanĝo de la artikolo 29a de nia statuto, ĝi estis[?] aprobita. Sed ĝia ratifiko restas por la Ĝenerala Asembleo de la jaro 2002.
Ankaŭ, kiel anoncite en la alvoko, oni prezentis la ekonomian situacion de K.A.E. Fakte ni ĝuas kontentigan ekonomian situacion, kvankam en 2000-jaro[?] estis eta deficito.
La Asembleo aprobis la starigon de K.A.E- delegacio en “l’Hospitalet del Llobregat. Fine la estraro restis jene:
Prezidanto. José Mª Galafré Domingo. Vicprezidanto. Santiago Torné Grau. Sekretario. Giordano Moya Escayola. Vicsekretario. Pere Miquel Pujol. Kasisto. Juan Blasco Barcons. Kontisto. Ernest Roca Genescà. Voĉdonanto. Martí Guerrero i Cots. Voĉdonanto. Salvador Aragay Galbany.
LOKAJ DELEGITOJ: Sabadell. Ramón Manau Torres Terrassa. Giordano Moya Escayola. Ciutat Badia. Antonio Quintana Moreno. l’Hospitalet del Llobregat. Martí Guerrero i Cots.
Pri KAE-bulteno daŭre okupiĝos la s-anoj Luis Serrano kaj Santiago Torné
José Mª Galofré Domingo KAE Prezidanto
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 4 –
EĈ SE POSTDATE, GRATULON AL LI!
Ni ĵus informiĝis ke, en decembro de la pasinta jaro 2000, nia esperantista amiko, la pastra moŝto Josep Mª Claramunt, longatempe oficanta en Oaxaca (Meksikio), jubileis sian 50-an jaron kiel profesoro en la religia institucio “Piaj Lernejoj”
En Oaxaca, kie nunajare (2001) dum la Paska Semajno okazos la “5-a Tut-Amerika Postkongreso de Esperanto”, Pastro Claramunt nun sin preparas, helpe de du esperantistaj fratoj tieaj gvidantaj la Esperanto-Grupon, por celebri la ekumenan Kongres-meson, kantotan de grupeto da lokaj infanoj.
Samideano Claramunt ĵus sendis salutojn al gesamideanoj de Sabadell kaj Katalunujo.
KULTURDOMO DE FRANCLANDAJ ESPERANTISTOJ
Kastelo Grésillon – 49150 Baugé Francujo
Verŝajne, ke la fama “Kastelo Grésilon” jam rekomencas siajn tradiciajn aktivaĵojn. Tiucele ni ricevis informojn per kiuj oni alvokas la esperantistaron denove ĝui staĝon, en tiu bela kastelo. Gesamideanoj pretaj prelegi ricevos kompenson dum ilia restado. La Esperantaj aranĝoj en la Kastelo okazos de la 7-a de julio ĝis la 19-a de agusto. Tempodaŭro de ĉiu staĝo unu semajno.
Vi povas informiĝi pli detale skribante al la supra adreso aŭ uzante la jenan internet-adreson paulettenaulet@musitel.net[?] Ankaŭ faksilo 0241825522.
DEZIRAS KORESPONDI
S-ano Tone T. Lozev. str.G. Papazĉev 8. J. p. obŝtzitie, ap. 80. 6000 Stara Zagora. Bulgario. Li estas pensiulo. Li laboris kiel fervojisto kaj lia intenco estas korespondi kun gesperantistoj de Hispanio.
Mi estas 19 jara kaj mi studas. Al mi tre plaĉas muziko, vojaĝi kaj kanti. Mi deziras viziti vian landon, kie mi pensas trovi bonajn amikojn. Ŝia adreso estas: Marta Frydrych. ul. Florianska 16/20 PL-44-217 RYBNIK.
Esperanto-Kurso. Nia senlaca samideano José Mª Alonso, gvidas Esperanto-Kurson, ĉe “Ateneu Enciclopèdic Popular” Pg. de Sant Joan, 26, 1-er 08010-Barcelona. Nian gratulon.
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 5 –
Vinilkosmo-Komuniko.
Al nia Redakcio alvenis interesplena cirkulero per kiu vaste oni informas pri moderna muziko Esperanta. Ni klopodos aperigi tion plej interesan. (Se vi restas scivolema ni sendos al vi kopion de tiu cirkulero) Jen:
ESPERANTO DESPERADO estas dana/pola/bosnia grupo, kiu kantas ritmajn humoristajn, kaj orelfrapajn kantojn origine verkitajn en Esperanto.
Ĝuste malnovaj Amplifiki-kantaĵoj estis la bazo de la repertuaro en la komenco. Tial la grupo tiam nomis sin Brokantaĵo, kaj tiel daŭrigis la vortlud-tradicio de la unuaj rokbandoj, kiuj kantas en Esperanto.
Vinilkosmo planas Solo-diskon de JoMo, la kodlisto respegulos la scenejan etoson de la koncertoj de JoMo kiam li ludas Sooooola!
Jes, pliajn informojn vi ricevos de *Esperanto-Muzik-Prod*, FR-31450 Donneville, Francio. rok-gazet’@esperanto.org
Ankaŭ deziras korespondi:
Knabino Emilie Gennmetay. Ŝi estas 11-jara, loĝas en la okcidenta Francio apud la riverego Loire. Amas la bestojn, kokinojn, anasojn,,kuniklojn ktp. Krom ŝi havas gefratojn Julien 13-jara kaj fratino Elodie 14 jara. Atentu! pri historio kaj geografio ne skribu al ŝi, tiaj studoj ne plaĉas al ŝi.
Ankaŭ skribis al ni alia ĵus bakita esperantisto. Li estas Matthieu, ankaŭ li estas 11-jara, ankaŭ havas fraton kaj fratinon. Li loĝas en sama urbo ol Emilie kaj la kortaj bestoj ege plaĉas al li.
Por ambaŭ estas la sama adreso: Madame Paulette NAULET. FR- 49490 MOYANT Breil. FRANCIO.
JEN EKONOMIA HELPO.
Joaquin Bielsa 500 pesetojn. J.Mª Bernabeu 1.000. Martí Aguado 4.000. José Arroyo Garcia 1.000. Martin Bustin Benito 1.000. Salvador Aragay 500, Galderic Rovira 500. Al ĉiuj plej sinceran koran dankon.
Ne forgesu, ke viadispone ni havas du perkorespondajn kursojn. Unu en la kastilia lingvo kaj alia en la kataluna, ĉi tiu lasta tre ampleksa. Ĉiu prezas 5.000 pesetojn, kaj tiu kosto inkluzivas, vortaron “Sopena” en ambaŭ direktoj kaj kasedon por koni la ĝustan prononcadon.
Preta jam estas la vortaro kataluna-Esperanta, entute 270 paĝoj DA5. Mankas fina revizio kaj tiucele ni petas kunlaboron al kompetenta esperantisto.
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 6 –
K I E N I R A S E S P E R A N T O ?
Plezura afero estas memori kaj mencii la monatajn babiladojn de nia asocio KAE, dediĉataj al sia membraro kaj geamikoj.
El inter tiuj babiladoj, venas al mia menso, tiu okazinta en Castelldelfels la pasintan monaton de novembro. La temo estis “La Estonteco”, sed la teorie probabla legantaro de miaj pensoj tuj sekve divenos, ke la komentoj iras tra alia vojo.
En niaj babiladoj, mi ne scias diri la kialon, kutime oni aperigas opiniojn pri la bona aŭ malbona stato de nia Internacia Lingvo. Kaj en la babilado rememorata oni aŭdis energian kaj viglan demandon, pli ol malpli similan al ĉi tiuj vortoj: “Kial la monda esperantistaro ne demandas al nia grava kaj prestiĝa UEA, kaj samatempe al la pli modesta SAT, kion ili faras por nia movado, komunumo, civitanaro, finfine por nia kara Esperanto?
Ĉi tiu opinianto povas memori sian esperantistiĝon de antaŭ 40 jaroj, kaj dum tiu jam iomete longa tempoperiodo, la nura afero, kiu ne ŝanĝiĝis estas la strukturo de la fiere nomata “oficiala” movado.
Unue ni memoru, ke Esperanto en ĝia komenco estis orienteŭropa fenomeno; poste ĝi celis sian universaliĝon, sed la venko en Eŭropo aŭ en aliaj partoj nunatempe konataj, kiel la unua mondo, nia lingvo ne atingis la tiel nomatan finan venkon, nek oni antaŭvidas ĝin. Eble pro tio, oni provas tiun fenomenon en la tria mondo ĉar, paradokse, malkreskas la nombro da esperantistoj en la riĉaj landoj kaj kreskas en la malriĉaj; sed por ĝia disvastigado en la tria mondo oni bezonas monon kaj Esperanto naskiĝis mizera kaj daŭras same.
Zamenhof en siaj komencoj, okaze de la pioniraj universalaj kongresoj, ĉiam kun fiera orgojla pozo flatis al registaranoj, kiuj akceptis lin; kaj arde klopodis por ke la intelektularo venu al la movado. Sed la intelektularo, kiel Kabe mem, kaj miloj da esperantistoj, kabeis kaj kabeas. Certe ke nunatempe, kaj jam de multaj jaroj, intelektulojn preskaŭ ni ne havas. Kial? Ĉar Esperanto, – legu UEA-, ne povas pagi intelektulan laboron. Kaj en la nuna mondo ĉiu afero estas, ĉiam, problemo de mono.
Intertempe, kiu estas la plej grava agado de UEA por Esperanto antaŭ la mondo? Sendube la ĉiujaraj universalaj kongresoj. Ili estas impona ceremonio antaŭ la ŝtataj aŭ lokaj aŭtoritatoj,- similaj kiel en la Zamenhof-aj tempoj-, kiun arigas du aŭ tri mil aliĝintojn kaj permesas al la nunaj korifeoj de Esperanto certigi antaŭ la mondo kaj antaŭ tiu amaso de kongresanoj, ke ni lingvo ankoraŭ vivas.
Kompreneble UEA faras aliajn laborojn; el inter ili subteni flamigatan la torĉon antaŭ sia gregaro; sed tiun laboron la mondo ignoras.
Do, kiam oni povas legi en la revuo Esperanto mem, la Esperanto-membroj malpliaItiĝas konstante, jaron post jaro. Ni opinias, ke la urĝa laboro de UEA
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 7 –
estus, ne dediĉi siajn klopodojn al bombastaj kaj buntaj universalaj kongresoj, sed, kiel faras ĉiuj ekonomiaj entreprenoj aŭ kulturaj asocioj mondaj, profiti la konon de la nuna sociologia scienco kaj investi siajn lastajn kuglojn por serioze kaj senerare analizi la ses universalajn simplajn vortojn : kion, kiun, kiel, kiam, kien kaj kial, aŭ aliajn pli taŭgajn proponojn interligitajn al nia movado kaj urĝe decidi konsekvence.
En tiu laboro, UEA ankoraŭ povus peti helpon al la naciaj organizaĵoj, aŭ lokaj kluboj. La esperantistaro, kontraŭe al la intelektularo, ankoraŭ laboras senpage.
Santiago Torné Grau
ESPERANTO INSTRUADO EN LA ĈARMA NATURO
[BILDO p.4 | 56,27,81,75] Karikaturo: du nudaj knabinoj sub arbo kun piknika korbo sendas brakojn supren, dum du viroj kun okulvitroj, grimpintaj sur la arbon, fuĝas teruritaj; inter la branĉoj leopardo kaj kato, alia knabino kuras dekstre. Subskribo: «»KNABOJ, SE VI MALSUPRENGRIMPOS, NI PLENUMOS AL VI TRI DEZIROJN!« »NI HAVAS NUR UNU DEZIRON, KNABINOJ: IRU AL DIABLO!«»
Nu, jen kio okazis al la du redaktoroj de KAE-Informilo.
Ili kun la plej granda fervoro esperantisteca, elektis tiun allogan pejzaĵon, plena de floroj, arboj kaj sunradioj, por instrui al tiuj knabinoj, kien kaj kiam oni devas uzi kaj apliki la akuzativon kaj refleksivan pronomon.
Por plej bona efiko ili decidis apliki la rektan metodon, (ĉu de Cseh) kaj uzi ŝiajn vestaĵojn. Kaj kiam ĉio suriris la bonan lernadon, perfida fluganta abelaro pikis niajn lernantinojn, sed ili kulpis nin.
Adiaŭ al la sukceso de Esperanto praktike instruata!
Tion jam diris, nia majstro D-ro L.L. Zamenhof: alia semo perdita.
Sed la instruantoj diris; ni semos, ni semados konstante!
Gekolegoj !, nenia baro haltigos nian entuziasmon lernigi nian Karan Lingvon. Malfacilaĵojn ni venkos ! Imitu la radektorojn! Ni dissaltigos la obstinajn barojn!
Samideano, amiko, kolego, simpatianto, amanto de la kulturo, lingvisto ktp… neniel forgesu, ke mil pesetoj rajtigas vin esti membro de nia KAE kaj konstati kiom brile laboras ĉi tiuj redaktoroj. (Kio estas mil pesetoj = du vermutoj!)
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita: Asociació Cultural Esperantista. Eldonas: Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. Faksilo + Telf. 937836511 luis_serrano@mixmail.com Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo. Delegació en Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
86-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
Zagrebo, (Kroatio) 21-28 julio 2001
La Kongreso okazos sub la alta protekto de Respublika Prezidento Stjepan Mesiĉ. Estas enprogramigitaj multaj kaj diversaj aranĝoj, kiuj tre enriĉigas la programon. La Kongreso havos sian Esperantan poŝtmarkon. Prelegoj. Infana Kongreseto. Ekskursoj k.t.p.
Pliajn informojn vi ricevos de UEA. Nieuwe Binnenweg 176, NL.-3015 BJ. ROTTERDAM (Nederlando).
INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO
Stráznice, Ĉeĥio, 14a-20a de julio 2001
Karolo PIĈ kaj liaj mondoj
[nelegebla]oĉdonado por OSIEK-premio — Postkonferencaj ekskursoj dum 3 tagoj
[nelegebla]. Laubacher, 1 rue Bougainville [nelegebla]8180 Montigny-le-B., Francio [nelegebla]l. +33 (0) 130 96 67 91 [nelegebla]t. eric@iname.com
V. Hasala, pk 36, 69662 Straznice tel. +420 631 332 278 ret. vlada_hasala@iol.cz http://osiek.org
[BILDO p.1 | 7,62,53,80] Desegnaĵo de la urbo Strážnice: preĝejoj kun bulbaj turoj, kastelo kaj muroj, arboj antaŭe.
— bildo 5 —
KAE-Informilo — 8 —
LA ESTONTECO, KION SIGNIFAS POR VI?
Sub tiu temo okazis la 19-11-2000 nia “babilado” en Casttelldefells. Ĝin ĉeestis 18 gesamideanoj, do malpli ol en aliaj okazoj.
Evidente la temo estis iomete komplika, ĉar por la maljunuloj la estonteco havas relativan intereson, kvankam, kiel prave oni diris, ĉiu devas vivi kiel eble plej multe. Ofte maljunulo rigardas la estontecon kun espero, sed sen atendi gravajn travivaĵojn, precipe ĉiu celas bonan sanstaton. Se al maljunulo restas malmultaj vivojaroj, li nepre devas agadi laŭ kapabloj kaj eblecoj por heredigi al siaj posteculoj, kiel eble plej bonajn vivokondiĉojn. La gemaljunuloj ne povas restadi kvazaŭ vegetaĵoj atendantaj la morton. En ĉiu aĝo de la homo, estas momentoj kaj kialoj por ne restadi seniluzioj, ĉiam spite de la jaroj estas ion por fari. Krome, esti maljunulo ankaŭ estas kontentiga parto de la vivo, pro la simpla fakto, ke iuj ne povis maljuniĝi.
Kvankam la temo ne aludis al Esperanto, multe oni babilis pri la estonteco de nia kara lingvo. Projektoj kaj bonaj deziroj estis multaj, sed la problemo estas kiel ilin realigi. Oni konkretis, ke la Esperanto-Movado ankoraŭ estas juna, sed pro la rapida disvolviĝo de la vivo nunatempe, Esperanto ankaŭ maljuniĝas pli rapide.
Jes, mankis veraj gejunuloj, do, ni ĉiuj imagis, ke la estonteco por la gejunuloj havos alian aspekton, kaj pri tio prave oni diskutis, pro la fakto, ke iam ĉiu homo estis juna. Sed ni rimarkigu denove, ke la diskutado estis vigla.
Tradicia estas la bufedo post la babilado. En Castelldefels ĝi ne mankis.Dankon
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
2001, “JARO DE LA LINGVOJ EN EŬROPO”
Ĉi tiu babilado okazis en Sant Cugat del Vallès. Al ĝia alvoko venis 22 gesamideanoj (vidu foton sur la fronta paĝo).
Meze de la tuta interdiskutado, ĉiam flugis la fantomo de la angla lingvo, kiel vera reganto de la lingva problemo en la mondo. En Eŭropo, sentime al eraro, oni asertis, ke la plej granda parto de la eŭropanoj ne konas la anglan. Ĉe la altaj instancoj ne estas problemoj, ĉar se tiuj altranguloj, ne konas la anglan, malantaŭ li/ŝi estas la fama tria homo, tiu estas, la interpretisto. Bedaŭrinde pri la minoritataj lingvoj la esperoj ne estas grandaj, iom post iom ĉiuj malaperos aŭ havos nenian influon. Pri la kataluna lingvo oni petis pli altan rolon, ĉar iuj landoj membroj de Eŭropa Unio, havas malpli da lingvoparolantoj ol nun havas la kataluna. Kvankam, kio okazos en la U.E. kun la lingva problemo? Ni jam vidos.
Ne estis fido por la politikistoj, malgraŭ la promesoj de iuj. Oni sugestis, ke la grandaj Esperantaj organizaĵoj, kiel UEA aŭ SAT devus meti plian intereson, kaj konstante frapi la pordojn de la institucioj. Evidente por ni la problemo jam havas solvon: Esperanto.
Menciinda estas la kantado de “Habaneras” per kiu s-anino Trini regalis nin.
KAE-Informilo — 9 —
CERBUMADO
MI, LA………… PETAS SALAJRAN PLIALTIGON, PRO LA SEKVAJ PRAVOJ.
1.- Mi realigas fizikan laboron.
2.- Mi laboras en grandajn profundecojn.
3.- Mi uzas mian kapon.
4.- Mi ne ĝuas semajnan ripozon, nek feriajn tagojn.
5.- Mi loboras en loko ekstreme humida.
6.- Oni ne pagas al mi eksterordinajn horojn, nek noktan laboron.
7.- Mi laboras en lokalo malhela kaj ne aerumita.
8.- Mi laboras je altaj temperaturoj.
9.- Mia laboro riskas malsanojn kaj kontaĝojn.
RESPONDO DE LA ADMINISTRACIO:
1.- Vi ne laboras ok horojn sinsekvajn.
2.- Vi dormiĝas en la laborejo, post de mallonga laborokupo.
3.- Ne ĉiam vi plenumas la ordojn de la mastro.
4.- Ne ĉiam vi estas fidela al via laborposteno. Ĉar vi eniras en aliajn laborlokojn.
5,- Vi ripozas tro antaŭtempe.
6.- Vi ne havas iniciaton. Por ke vi labouru oni devas vin stimuli.
7.- Vi forgesas la purigon kaj la prizorgadon de la lokalo je la fino de via laboro.
8.- Vi ne ĉiam plenumas la regulojn por uzado de proktektiloj kaj higinio en la laboro.
9.- Vi ne atendas al emeritiĝon.
10.- Ne plaĉas al vi duobligi vian laborovicon.
11.- Ofte vi forlasas vian laboropostenon kiam la tasko ne estis realigita.
12.- Kaj se tio ĉi ne sufiĉus, oni vidas vin eniri kaj eliri konstante de via laborloko kun du sukpetindaj saketoj.
NOTO:
Karaj gesamideanoj, sendube la supra teksto ne havas sencon, komprenon por vi.
Tamen vi konstatu, ke en la unua lineo estas spaceto vakua, nu, tiu spaceto estas destinita por vorto, kiu plene komprenigos al vi la supran tekston.
La kvin unuaj kiuj skribos kaj sukcesos meti la ĝustan vorton, rekompence ni sendos al ili la libron “Soleço”.
Tempodaŭro por la solvo de la enigmo ĝis la apero de la sekvonta KAE-bulteno.
— bildo 6 —
KAE-Informilo — 10 —
LLORET DE MAR
– Nia “Semajno-urbo” –
Luis Serrano Pèrez
La municipo de Lloret de Mar, estas grava turisma centro de la “Costa Brava” (=Klifa Marbordo). Ĝi situas apud la maro en la kataluna teritoria distrikto “La Selva” (=La Arbaro). Ĝia amplekso estas je 47,86 kvadrataj kilometroj, en kiu troviĝas, krom de la urbo kaj ĝia administracio aliaj apudaj urbetoj kaj urbanizoj.
La arbaro, lastatempe tre minacata pro la incendioj, estas tri kvaronoj de la municipo (ĉirkaŭ 3.600 hekaroj) en ĝi abundas la pinarboj. Antaŭe troviĝis vitplantejoj, grundo dediĉita al la agrikulturo, sed la turismo kun siaj multaj konstruaĵoj alprenas parton de tiu grundo. Alia antaŭa aktiveco estis la fiskaptado. Nune en la strando kaj haveno de Lloret estas sportaj ŝipoj kaj luksaj velŝipoj por la turismo.
La ekonomia fenomeno baziĝas sur la eksterordinara forto kaj influo de la turismo, fakto, kiu dum la lastaj jaroj ŝanĝis la pejzaĝon de Lloret kaj vivosistemon de la enloĝantoj.
La urbo de Lloret de Mar situas antaŭ la strando kun sama nomo. Inter la ekstremo de la Caravera, kie apude enfluiĝas en la maron la rivereto de Lloret, okcidente, kaj la Calera, oriente. Apud la strando estas belega promenejo inter la urbodomo kaj la “Casa Garriga” ornamita per palmo-arboj. La urbigon de ĉi tiu parto de Lloret oni realigis meze de la deknaŭa jarcento sub la direkto de la arkitektoj Martí Sureda kaj Fèlix de Azúa. Tie kunvenis la urba konsilantaro kaj kie estis la antikvaj muroj kaj portikoj, kiuj rolis kiel defendo-lokoj de la urbo, nun troviĝas la nova urbodomo, inaŭgurita la jaron mil okcent sepdek du, notinda konstruaĵo je Elizabetana stilo. Je la fino de la jaro 1875 oni konstruis novan hospitalon, le buĉejon kaj fiŝvendejon, kaj inter la publikaj konstruaĵoj estas menciindaj la palaceto de “Pujol-Farnés” kaj la domo nomata de “La Liceu”, ankaŭ oni urbanizis la placon Hispanion, la promenejon “Romà Barnés” kaj la stratojn “Mar de Venècia” kaj “Sant Pere”. Ankaŭ establiĝis la lernejo de “l’Immaculat Cor de Maria” (1875) kaj de la francaj religiuloj de la “Immaculada Concepció” (1903) kiuj ankoraŭ ekzistas.
[BILDO p.6 | 30,32,44,49] Urba blazono de Lloret de Mar: arbo kun videblaj radikoj en rombo. Subskribo: «Urba blazono».
Dum la lastaj jaroj la novaj konstruaĵoj adaptitaj al la necesoj postulataj de la turismo, ŝanĝis la feŭdan fizionomion de tiu epoko. En la jaro 1980 estis inaŭgurita la Domo de la Kulturo, kiu konsistas el koncertejo, muzeo kaj aliaj kulturejoj.
La paroka preĝejo de “Sant Romà” en la centro de la urbo finigita en 1522, havas retablon pentritan de Pere Serafí kun la kunlaborado de Jaume Fontanet (1958). Ĝi estis modifita kaj malpli beligita en 1910-16 fare de la arkitekto Bonaventura Conill, de Lloret-a familio, kiu konstruis la kapelon de l'”Santíssim” per kupolo kaj kaheloj modernismaj.
En la promontoro, kiu apartigas la urbon de la strando Fenals, troviĝas la malmultaj restaĵoj de la Kastelo “Sant Joan”. Nu, jen tre mallonga skizo pri Lloret.
KAE-Informilo — 11 —
“9a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo”
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Kune kun ĉi tiu numero de KAE-Informilo vi ricevas la necesajn informojn rilataj el tiu internacia Esperanto-evento, kiu jam estas konata sub la simpla nomo “La Semajno” kaj kiu ĉiujare akiras plian reliefon.
Tamen, malgraŭ la jam menciita informado, ni volas nin adresi al vi, kvazaŭ private, amike, kiel familiano de familia rondo, pri kiu jam antaŭ multaj jaroj aludis L.L.Zamenhof. Nu, ni petas diskonigu la nuran internacian Esperanta aranĝo, kiu okazas en Hispanio.
Sen diskutoj pri budĝetoj, renovigo de estraro kaj aliaj kialoj, kiuj ĉiam troviĝas en ĉiu kongreso, ĉu enlanda, ĉu internacia, en tiu “Semajno” vi trovos trankvilecon, veran Esperantan etoson. Ĝi okazanta ĉiam en epoko, kiam la varmo ne estas sufokiga kaj la malvarmo ne ekzistas, fakte vi ĝuos veran klimaton, la faman klimaton de la Mediteranea maro, kiu allogas milojn da turistoj el ĉiuj partoj de la mondo ĉiujare.
Ni ĉiam metas ĉiujn rimedojn ekonomiajn dispone de la partoprenantoj, ĉar tiu jam estas nia vera celo, ke ĉiu restu kontenta. Tio jam estas nia plej bona propagando kaj konsiloj, krom de la staĝo-prezoj, preskaŭ rande de la miraklo.
Ĉi tiu jaro ankaŭ ne mankos ekskursoj, ĉu al iu loko de ĉi tiu bela montaro kataluna, kaj kial ne, ni ankaŭ ŝipe promenos en tiu trankvila kaj lazura Mediteranea maro. Ne mankas amuzaĵoj…ĝis meznokte kaj ĉiam estas afablaj kaj inteligentaj gesamideanoj pretas sciigi nin pri multaj aferoj de nia ĉiutaga vivo, tio estas, prelegoj kiuj instruas nin pri la kialoj de nia ekzisto. Ni vin atendas!
-LA ORGANIZA KOMITATO”
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
KAJ VI NE FORGESU LA HISPANAN KONGRESON DE ESPERANTO, KIU OKAZOS EN SAN JAVIER (MURCIO) 22a ĜIS 30a DE JUNIO. ADRESO, V. SANCHEZ. C/ Saturno 15, ES-30730 SAN JAVIER (Murcia)
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
74-a KONGRESO DE S.A.T.
14.07.-20.07.2001. Nagaykanizsa (Hungario)
Nu, se intersiĝas al ĉi tiu Kongreso, kiu jam prezentas allogan programon volu skribi al adreso de SAT, 67 avenue Gambeta. FR-75020-PARIS aŭ al la loka organizanto: Béla KOVACS, Béla kiraly u.44. Hu-7400 Kaposvar . esptibor@pro.hu
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
La kurson de Esperanto “Petro Nuez”, vi povas konsulti en la jena interreta paĝo, <www.ishove.com/guillem>
[BILDO p.6 | 55,68,98,80] Pala fona desegnaĵo de urbaj konstruaĵoj kun kastelo, sub la lastaj anoncoj.
Dua epoko, n-ro 35, julio-septembro 2001

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 35, julio-septembro 2001.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 3,2,99,38] Kapemblemo de KAE en verda kadro: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 35 Dua Epoko. Dekkvina aperjaro. Julio/Septembro 2001
************************************************
[BILDO p.1 | 1,40,100,90] Nigrablanka foto: kvar viroj starantaj malantaŭ libro-stando sur trotuaro antaŭ konstruaĵo, apud granda planto en kesto. Sur la tablo kuŝas libroj kaj revuoj; la tablotuko portas verdan stelon kaj la surskribojn «Associació Cultural Esperantista» kaj «Kultura Asocio Esperantista». Malantaŭe pendas standardo kun la teksto «… cap a l’Assemblea».
“Tago de la rozo kaj la libro”. Jen nia stando. Je maldekstre: Josep Mª Galofré, Prezidanto de KAE. S-ro Manuel Bustos, urbestro de Sabadell. S-ro Santiago Torné kaj Luis Serrano Pérez
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –
PAGOTA OFICISTO SERĈATA
Ni ne ĉesas marteladi. Nia entuziasmo kaj nia esperantisteca sento devigas nin iri antaŭen kaj akcepti ĉiujn defiojn, kiujn prezentas al nia ĉi tiu grava kaj mirinda periodo de nia ekzistado. Pesimismo ne havas lokon ĉe ni. Venas tempoj de renovigoj, de ŝanĝoj kaj tion ni pruvas pere de nia loka agado. Vero estas ke la sukceso rekompensas niajn strebojn. Ĉio kune donas al ni energiojn por iri antaŭen, sed tiu irado, eĉ se laboriga, estas ĝardeno el kiu ni eltiras kontentigajn fruktojn. Jes, ni devas refirmigi la anoncitan sukceson en la lasta KAE-bulteno. La monaj rimedoj ne plu estas problemo por ni. Milionoj kaj milionoj da pesetoj venas al nia bankokonto. Iuj jam skribis al ni petante helpon aŭ pruntedonon de kapitalo, sed je malavara interezo. Ni ĉiujn petojn studas analizas kaj ni jam povas sciigi vin, ke ĉiuj restos kontentaj. Por ni kelkaj milionoj pli ol malpli, ne gravas. La apogo de la aŭtoritatuloj estas kompleta, senlima kaj senkondiĉa, nu, estas kondiĉo, ke ni nepre devas instrui Esperanton. Vi jam povas kompreni, ke ni estas tute pretaj obei la dezirojn, postulojn de niaj mecenatoj.
Ni ne scias, ĉu vi jam rigardis, vidis la centrajn paĝojn de ĉi tiu bulteno. Estas diraĵo, kiu atestas: pli valoras bildo ol cent mil vortoj. Nu, kion vi pensas nun pri tiu amaso da homoj, dezirantaj lerni Esperanton. Kaj konstatu, ke ni ne skribas studi, sed lerni, ĉar ĉiuj tiuj homoj venas al niaj kursoj ne nur por studi sed por ellerni Esperanton. Karaj, gekolegoj, vi jam povas kompreni kiom da problemoj prezentiĝas al ni por instrui tiun homamason. Ni jam interkonsentis, kun seriozaj kaj kapablaj esperantistoj por ke ili venu instrui nian karan lingvon, ĉu dudek, tridek instruistoj? ne gravas la kvanto. Sed plej grave estas la entuziasmo kaj intereso de tiu baldaŭa esperantistaro. Sekve de tio, venas, kiel vi mem povas kompreni la nediskutebla problemo de la lernolibroj. Ni konsciantaj, ke ĉiu instruisto havas sian stilon, pli ol malpli lasis la elekton de la lernolibroj al la instruistoj mem. Eble, ĉi tio sonos al viaj oreloj, kvazaŭ fanfaronado nia, sed la realo estas ke du eldonejoj, jam laboras por ni, por niaj Esperanto-kursoj. Jes, ankaŭ estas problemo tiu de la lernejoj, sed la lokaj aŭtoritatoj provizore disponigis tiucele kelkajn lernejojn. Estas evidente, ke iom post iom ĉio normaliĝos, sed ni konsideras, ke tia subita interesiĝo pri Esperanto estas nenormalaĵo.
Jes, ni ne forgesis la serĉatan oficiston, plej bone dirite, la serĉatajn oficistojn. Kaj ni supozas, ke antaŭ ĉi tiu privilegia situacio venos pliaj kaj pliaj laborpetoj. Gesamideanoj ni estu kontentaj kaj feliĉaj, ĉar nova epoko de vera disvolviĝo de nia kara Internacia Lingvo Esperanto aperas en la monda firmamento. Venas aŭroro plena da lumo, kun radianta suno, kiu inundos la homaron de feliĉo kaj interkompreno. Iom post iom ni daŭre vin informos. Aŭ se vi preferas venu al ni! Ni pensas tre ofte al nia kara Majstro L.L.Zamenhof, kiom feliĉa li estus, se li povus travivi ĉi tiun imitindan situacion. Eĉ sekrete ni diras al vi, ke nia urbo pro tiu sukceso de Esperanto pligrandiĝas.
Li kaj mi aŭ mi kaj li, laŭ via prefero.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 3 –
“LA TAGO KIAM JESUO PERFIDAS JUDASON”
Romano verkita de Manuel de Seabra kaj ĵuse eldonita de Internacia Esperanto-Muzeo, Vieno 2001.
[BILDO p.2 | 10,17,60,73] Kovrilo de la libro: supre «Manuel de Seabra», sub ĝi la titolo «La tago kiam Jesuo perfidis Judason»; en la mezo pentraĵo de Jesuo kronita, inter du anĝeloj kun aŭreoloj; vertikale ĉe la maldekstra rando «ORIGINALA LITERATURO», malsupre «-IEM-».
Tiu romano montras al la legonto la etoson en la unuaj jaroj de la unua jarcento de nia erao; kun la prahistoriaj nomoj de la ĉefroluloj, la vortoprentado de landoj, lokoj, temploj, pordoj, turoj, sanktejoj kaj aliaj konstruaĵoj kie disvolviĝas la agado; la haladzo de tiuj aĉaj stratoj, la malpurigo de la ĉirkaŭaĵoj, aŭ la odoro de la gentoj kaj de ties domoj, enlokigas nin en la kernon mem de tiuj tempoj kaj lokoj.
De Seabra kvazaŭ vera atestanto, majstre desegnas la karakterojn de tiuj homoj kaj la eblan fikcion, sed aliparte la tute kredeblan agadon de Jesuo kaj la vivmanieron de Liaj samtempuloj.
Mi ne povis malkovri la kernon de tiu romano. Verdire, tiuj vortoj ne volas esti kutima recenzo, tio jam estas nur novaĵo pri la apero de rekomendinda romano, grava por ĝia legado, de ĉiu amiko de nia Internacia Lingvo.
Je la fino de la verko kaj kiel notoj, oni trovos gravegan temaron, kiu detale alportas la necesajn klarigojn pri la historia evolua ŝanĝo de la personaj nomoj menciitaj en tiu ĉi verko; tio faciligos la ĝustan kaj nepran identigon kun la nomoj per kiuj nunatempe oni konas la precipajn rolulojn.
La libro konsistas el 135 paĝoj, formato 23 X 15 kaj kies vendoprezo estas 1.800 pesetoj aŭ 10,82 eŭroj, plus sendekostoj. Vi povas ĝin mendi al la redakciejo de nia KAE-Informilo.
Santiago Torné
========================================
Karaj gesamideanoj:
Pro la baldaŭa “eniro en la eŭro-n” urĝas la afero “blankigi” la “nigran monon” eble pro tia ŝanĝo vi havos problemojn. Ne suferu, sendu al ni la monon.
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 4 –
MIKSAĴO PRI NOVAJ VORTOJ KAJ NUNAJ KOMUNIKILOJ
====================================
Unue memoru, ke la vortoj, kiel vivanta estaĵo, naskiĝas, kreskas (se oni uzas ilin) kaj mortas. La alveno de la dekunua jarcento vigligis gravajn eŭropajn ĵurnalojn, kelkaj el ili tre konataj kiel la franca “LE FIGARO” aŭ la itala “IL CORRIERE DE LA SERA” publikigi liston da vortoj malaperintaj dum la ĵus finiĝinta dudeka jarcento, aŭ vortoj, kiujn pro nia ŝanĝiĝanta esprimmaniero, preskaŭ neniu neniam uzas. Ĉar tio pritraktas vortojn parolatajn en aliaj lingvoj, ekzemplon oni ne povas doni.
Tio okazas pro la konstanta malapero kaj samtempa apero de novaj vortoj, ni senkonscie akceptas la naskiĝon de novaj vortoj kaj tute simple ni aldonas tiujn voĉojn al nia ĉiutaga parolprovizo. Konsekvence, post kelkaj tagoj niaj oreloj kaj nia menso kunvivas kun ili, almenaŭ la granda parto de ordinaraj samlingvanoj. Sed tiuj vortoj, kiuj kutime devenas aŭ estas adaptiĝo de eksterlandaj vortoj, oni povs konstati, ke ili estas nur tute simple vortoj kutime uzataj en la nomunado de aĵoj, agoj aŭ ideoj en ilia devena lingvo. Ke nia propra lingvo jam posedas aliajn proprajn lingvojn kun la sama signifo, tio jam estas tute alia afero.
Vortoj kiel komputilo kaj malmola disko, jam estas malnovaj; aliaj kiel interreto aŭ emajlo estas iomete novaj, sed portebla telefono, nuna furora ilo por sendado de mesaĝoj inter la gejunularo estas pli nova; ĉar almenaŭ al iu ankoraŭ surprizas la fakto, ke okaze de slipa plenumado, post de la telefona numero oni petas la numeron de la portebla telefono kaj ankaŭ la elektronikan retadreson. Aŭ ŝokas la demandon de ĵus aliĝinta perkoresponda lernanto, petante kiu estas la retadreso de nia loka klubo kaj de nia t t t paĝo. Respondi al tiuj junul(ino)oj pri la poŝta sendado de ekzercoj, plenas da surprizo iliajn okulojn.
Ne ĉiam favoraj estas la opinioj pri longa sidado antaŭ la ekranoj, ĉu de komputilo, ĉu de televido, kiuj de temp’ al tempo aperas en ĵurnaloj kaj gazetoj. Sciencaj pruvoj pri la ebla noceco de portebla telefono ankoraŭ ne estas pretaj. Dume oni povus opinii, ke moderigita uzado de tiuj iloj estus konsilinda kaj alportus trankvilon al kelkaj maltrankvilaj gepatroj, kies gefiloj tutatempe gapas antaŭ ekranoj aŭ estas alkroĉitaj al portebla telefono, sed disdoni konsilojn ne estas la celo de tiu ĉi artikoleto.
Sed estas nedudeble, ke informadiko, momente kun aŭ sen konekto al portebla telefono, jam estas fortega. La nuntempa laboro estas grandaparte informadika. Pro tio, la lernejoj, precipe la lernejoj de la tiel nomata unua mondo, disponigas informadikon, -almenaŭ komputilojn-, al la lernantaro. Freŝdata statistiko, kiu valoras la petojn de entreprenoj pri informadikaj
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 5 –
universitataj diplomitoj atingas 19 procentoj.
Kiel ekzemplon de tiu forteco oni povas memori tiun faman romanverkiston Stefan King, kiu defiis al sia usona eldonisto, rekte vendante pere de interreto sian lastan romanon al la legantaro. Tiu vendo bone funkciis nur pri la unua ĉapitro; en la dua, nur malgranda parto de la interreta leganto-aĉentantaro memoris sendi la nepran dolaron postulitan kaj pro tio la aŭtoro ĉesigis la dissendadon. Momente, la usona eldonisto denove trankvile rigardas la estontecon.
Alia ekzemplo estas la fakto, ke Unuiĝintaj Nacioj kreis tutmondan lingvon nomata UNL, kiu permesos aŭ devos permesi interkomunikiĝojn pere de interreto; tiu lingvo estos aŭtomata maŝino por tradukado. La ideo de aŭtomata tradukmaŝino altiris/as multajn traserĉistojn en la antaŭaj jardekoj, ĉar oni trovas abundo je aŭtomataj neuzeblaj tradukmaŝinoj, kies laboro aperas plenplena da eraroj.
Tiuj antaŭaj rememoroj sugestas la sekvantan demandon: ĉu nia kara amiko la libro, naskigita jam en 1445 post la inventaĵo de Joham Gutemberg, eble malaperos anstataŭota je tiuj modernaj iloj aŭ per la jam ekzistanta elektronigita libro? Venontaj jaroj alportos la respondon, kompreneble.
Sed… atentu! Post ĵus eniri en granda varvendejo, ĝis antaŭ kelkaj monatoj oni permesis al ni, unue kolizii kun la ĉiam agrabla bunta libroferto kaj poste kun la nigraj elektronikaj iloj. Nuntempe ne; ne nur la ordo estis ŝanĝita, t.e. unue estas la iloj kaj poste la libroj, sed tiuj iloj pli ol malpli forlasas sian malhelecon.
Ŝanĝiĝas la vortoj kaj ŝanĝiĝas la vivoformo, aŭ eble plej simple, tute male. Karaj gelegantoj, rigardu ĉiam je malproksime kaj ne permesu, ke tiuj inventaĵoj voros vin, se vi ne deziras tion.
S. TORNÉ GRAU
======================================
EN EKZAMENO
– Bonvolu respondi, kia diferenco estas en la efiko de varmo kaj de malvarmo?
– Ho, tre granda! – vigle respondis la ekzamenato. – La varmo ĉion disvastigas, sed malvarmo, kontraŭ, mallongigas.
Ĝuste. Ilustru vian respondon per konkreta ekzemplo.
– Volonte,- respondis la studento.- Somere, kiam varmas, la tago fariĝas pli longaj sed vintre, kiam regas frosto, tiuj rimarkeble mallongiĝas.
===========
Rimarko de la Redakcio: Jen pro kio la virinoj amas pli la virojn dum somero.
— bildo 4 —
[BILDO p.4] Nigrablanka foto de densa homamaso, vidata de supre, kiu plenigas la tutan paĝon kaj daŭras sur la apuda paĝo. Du blankaj strioj kun surskriboj estas gluitaj oblikve sur la foto: «KIE OKAZAS» kaj «LA ESPERANTO-KURSO?».
KIE OKAZAS LA ESPERANTO-KURSO?
— bildo 4 —
[BILDO p.4 | 0,0,58,99] Daŭrigo de la foto de la homamaso de la antaŭa paĝo.
JEN, ILI ESTAS ĈI TIE !
Ni jam supozas, ke vi ne povas kredi tion, kion vidas viaj okuloj, sed la realo estas tiu.
Ĉi tie ne estas dubo, nek mensogoj, tiu granda amaso da homoj vere interesiĝas pri Esperanto.
Vi jam povas ankaŭ konstati, ke por ili fariĝis urĝa tiu lernado. Ili ne enviciĝas, ĉiuj volas eniri en la lernejon samatempe. Tiu fervoro estas mirinda.
Ĉu vi deziras scii la kvanton, kiom da homoj atendas, aŭ pli bone dirite, oni puŝas reciprokre nur por alveni, kiel eble frue? Sincere ni ne scias ĉar eĉ la fotografiisto, kiu estas profesiulo ne povis kapti per sia fotomaŝino la tutan atendantan homaron.
Se vi bone rigardadas la foton, certe vi venos al konkludo, ke la plej granda parto el ili estas junaj sed ankaŭ estas aliaj homoj ne tiel junaj. Estas viroj kaj virinoj. Ŝajnas ke en tiu intereso por Esperanto ne estas diskriminacio. Eble mankas infanoj en la foto, sed, vi komprenu, inter tiu fervorega homamaso, la ĉeesto de knaboj kaj infanoj estus tre riska por ili. Vi jam povas kompreni, ke ĉi tiu foto kaj komentario estas komplemento de kaj al la dua paĝo de ĉi tiu bulteno.
Nu, jen demando, ĉu antaŭe vi vidis similan foton? Sendube la respondo estas ne. Do, vi ne restu kun la brakoj sur la brusto kaj ekagadu. Tio estas nia konsilo. Nia hodiaŭa laboro, alvenigos al ni plej vivindan estontecon.
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita: Asociació Cultural Esperantista. Eldonas: Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo. Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. luis_serrano@mixmail.com Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo. Delegació en Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
************************************************
23-an de APRILO “TAGO DE LA ROZO KAJ LA LIBRO”
Ĉiujare en Katalanujo oni festas la 13-an de Aprilo la Tagon de la Rozo kaj la Libro. Simpatia festo en kiu celas omaĝi la edzinon, la fianĉinon aŭ la amikinon pere de rozo. Siavice la viro estas omaĝata pere de libro, kiu poste estas legata de ĉiuj familianoj. Ofte oni atendas la alvenon de tiu tago por aĉeti librojn.
Estas ankaŭ la tago en kiu la librovendistoj eltiras plej gravajn profitojn, sendube estas la tago el la tuta jaro en kiu oni vendas pli da libroj. Tiucele kaj por ke la kliento havu pliajn facilaĵojn, la librovendejoj translokiĝas al iu centra placo de la urbo, kie oni eksponas milojn da libroj. La vendistoj de la rozoj ĉiam troviĝas tre proksimaj al la librostandoj.
Nia KAE ankaŭ jam de multaj jaroj partumas en tiu fojro. Ni metas vide al la publiko sufiĉan kvanton da libroj por montri al la interesiĝantaj preterpasantoj, ke Esperanto ankaŭ havas sian literaturon. Jes, estas multaj, kiuj demandas informiĝas, pri nia lingvo. Iuj restas surprizitaj pri la ekzisto de Esperanto, kaj nia tasko estas doni klarigojn kaj pliajn klarigojn. Ni faras tion jam delonge konata, semadi kaj semadi…kun la espero iam rikolti la fruktojn. Pri la vendolibroj ni ne havas la samajn perspektivojn ol tiuj normalaj librovendistoj, ĉar apenaŭ oni vendas librojn, pro la fakkto, ke esperantisto havas siadispone la tutan jaron por ilin aĉeti, krome ni havas nia specialan tagon, la 15-an de decembro.
Tiu porokaza librovendejo estas ege vizitata de junaj lernejanoj, kiuj akompanataj de geintruistoj en longaj vicoj vizitas la librofojron. Eĉ juna lernantino proponis al ni intervjuon, kaj ni ĝin akceptis kun la kondiĉo ke niaj respondoj estu en Esperanto kaj ili kontentaj foriris kun la enregistrita intervjuo en Esperanto. Kompreneble pri la rezulto en la lernejo ni nenion scias.
Ĉiu vizitinto estis favora al Esperanto kaj kulpas la registarojn ĉar ĝi ne estas instruata en la lernejoj. Sed persone ĝin lerni estas alia afero.
— bildo 5 —
KAE-Informilo – 8 –
LA JARCENTA BILANCO
Sub tiu temo okazis la februara “babilado” . Ĝin ĉeestis 34 gesamideanoj, kaj eĉ se ne ĉiuj prenis parton en la debato, la okazo estis bone profitata, kiel estas en aliaj babiladoj, por renkontiĝi la Barcelona samideanaro, cele teni alten la Esperantan flamon.
Vi povas kompreni ke la temo estis ampleksa. Oni konsentis, ke efektive la progreso estis granda, precipe en tiuj fakoj de la scienco kaj la tekniko. Sed morale multe oni dubas pri la progreso, pro la fakto, ke milionoj da homoj vivas mizere. Oni asertis: pri io ni regresis dum la pasinta jarcento kaj tio aludas al la naturo, ĉar la damaĝo al nia natura medio estis granda. Oni fidis al venontaj generacioj por ke ili kapablos reordigi la naturon. La 20a jarcento estis tempoperiodo de gravaj militaj konfliktoj. Ni ankoraŭ ne kapablas vivi kolektive fratece, ĉar dum iuj manĝas, aliaj mortas pro malsato.Kiel en aliaj okazoj ofte oni rigardas la mondon de eŭropa vidpunkto, kio jam ne estas la monda realo. Oni aludis al inventaĵoj, iuj el ili tute nenecesaj kaj kiuj stultigas la homojn. Oni fidis, ke venontaj generacioj estos pli solidaraj kaj kapablos distribui la riĉecon pli juste.
Pri Esperanto oni konkludis, ke ĝis la unua mondmilito estis vera fervoro por Esperanto, inter la du militoj, ĝi iom progresetis kaj post la dua mondmilito, la movado malsanetas. Tiu estas tre eta resumo.
Ne forgesinda estas la afableco de niaj kolegoj en Premià, kiuj gastigis nin pere de bongustaj trinkaĵoj kaj manĝetaĵoj. La “Jarcenta Bilanco” finiĝis en restoracio.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
OKAN DE MARTO, TAGO DE LA VIRINO
La sidejo de HEFA estis nia rendevuejo por la marta “babilado”. Ni estis dudekkvin kaj se la nombro ne estas tre alta, ŝajnas al ni, ke ĝi estas la unika okazanta en Hispanio, laŭ tiumaniere babilado-debato. Por honorigi la tagon kaj le temon venis pli da virinoj ol viroj. En ĉi tiuj babiladoj la ĉeestantoj ne ĉiam estas la samaj, dependas de la ejo kaj urbo, kie okazas la debato. Sed oni povas kalkuli, je 90 gesamideanoj, kiuj “moviĝas” en ĉi tiuj eventoj.
Inter aliaj opinioj estis tiu pri la plibonigo de la virina vivo en la socio. Kvankam en la mondo ankoraŭ estas grava diskriminacio virina, precipe en Afriko. Oni menciis la afganajn virinojn. La religioj en la vivo de la virino estis alia temero. La virino en la laboro kaj la virino en la hejmo kaj la virino kiel patrino vekis iomete da polemiko. Precipe pri la virino kiel patrino, ĉar ŝi estas ne anstataŭebla.
Pri la virina rolo en la Esperanto-movado oni akceptis la realon, ke jam estis kaj estas imitindaj agemaj samideaninoj, sed sen atingi la nombron da viroj. Asertante, ke en la Esperanto-movado ne ekzistas eĉ la minimuma ombro pri diskriminacio.
Fine kiel tradicie niaj fervojistaj kolegoj regalis nin per apetitigaj manĝetaĵoj. Sekve la babilado translokiĝis al apuda restoracio.
KAE-Informilo – 9 –
KONSTANTA AGADO DE NIAJ KUNSOCIETANOJ
En “Ĵurnalo de Terrassa”, eldono de la 1-a de majo, oni povis legi, ke samideano Giordano Moya, prezidanto de nia loka grupo en tiu urbo, prelegis pri “La lingvo Esperanto nuntempe”. Tiu parolado okazis en Civita Centro “Montserrat Roig”, de Terrassa.
S-ano Moya reliefigis la grandan nombron da adeptoj, kiuj nia Internacia Lingvo atingas en la tuta mondo, kaj precipe la nuna pligrandigon kaj disvatigon de Esperanto en malproksima easto.
************************
Kaj la 4-an, ankaŭ de monato majo, 50/60 gelernantoj de la lasta klaso en “Instutut Angeleta Ferrer” en Sant Cugat del Vallès ĉeestis al la prelego pri Esperanto tie farita de niaj samideanoj Marti Guerrero kaj Ricard S. Guell. Tiu prelego vekis grandan intereson ne nur inter la gelernantoj, sed ankaŭ al iliaj instruistoj, kiuj invitis niaj samideanojn denove prelegi pri la sama temo al la gelernantoj de la antaŭlasta klaso.
Kunordigis tiujn prelegojn, s-ino Trini Garcia Cobacho.
S.T.G.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
“LA LADA TAMBURETO”
Verko aperinta en 1959 kiel verko skandala, estis dum jaroj objekto de kritikaj atakoj, kaj samtempe oni tradukis ĝin en dekojn da lingvoj kaj eldonis amase en la tuta mondo. Hodiaŭ ĝi estas plej grava verko de la postmilita germana literaturo. “Ĝi estas sagao pri Libera Urbo Gdansko, poezia provo savi antaŭ forgeso malgrandan mondon, en kiu vivis kune poloj kaj germanoj, judoj kaj kaŝuboj”
H.M. Enzensberger. poeto.
Ĝia aŭtoro estas la germana verkisto kaj Noble-premio Gunter Grass. La verkon esperantigis Tomasz Chmielik.
La libro bindita konsistas el 535 paĝoj. Ĝia prezo estas 40 eŭroj, mendebla skribante al Luis Serrano Pèrez. Font Nova 32 08202 SABADELL (Barcelona) Hispanio.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
LA SEMADO NE ĈESAS:
Daŭre nia samideano Antonio Quintana aperigas en ĉiu numero de la revuo “La nova Badia” lecionon pri Esperanto. Ĝi estas bele presita, 30 paĝa D4 kaj kun multaj ilustraĵoj kaj interesa enhavo precipe por la loĝantoj de BADIA. Nia s-ano estas ĝia ĉefredaktoro. Gratulon kaj dankon.
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
“9a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO de la KULTURO KAJ TURISMO”
Lloret de Mar (Girono) Katalunujo.Hispanujo 29/9 al 6/10. 2001
PRELEGO DE PROF. GIORGIO SILFER
Pri la temo “LA ESPERANTA CIVITO” KIO ĜI ESTAS, KIEN ĜI IRAS? disertacios en nia “Semajno” la konata esperantisto kaj agema samideano Giorgio Silfer. La historio de la Esperanto-movado estas plena de projektoj, strategioj kaj esperantologaj filozofioj por antaŭigi Esperanton. Kun la nova jarcento XXIa kaj nova IIIa jarmilo naskiĝas alia projekto cele akceli la rolon de la esperantismo en la socio. Ĉiu peno dediĉata al plifortigo de la Esperanto-movado devas veki la atenton de konscia esperantisto.
Nia samideano Giorgio Silfer estas, kiel dirite supre, unu el la plej entuziasmaj esperantistoj. Lia laboro estas rekonata en nia ĉiutaga agado. Eĉ evitante laŭdojn mi povas vin garantii, ke vi ĝuos la aŭskultadon de lia prelego. Poste, vi mem povos decidi pri la nova strategio relanĉi Esperanton, en ĉi tiuj momentoj en kiuj nia movado ne travivas tre kontentigan situacion.
La prelego okazos la 30-an de septembro, je la 17a horo en la kultura kadro de nia Semajno. Ni vin atendas.
**********************************************************
PROBLEMOJ EN LA ESPERANTA MOVADO
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Ĉu eblas, ke esperantisto rajtas skribi al radio-stacio kaj peti en la radio oni ne disvastigu kelkajn informojn pri la Esperanto-movado? Ĉu eblas, ke esperantisto rajtas peti cenzuro pri esperantaj faktoj de amas-komunikiloj?
Jes, tiu ĉi bedaŭrinda fakto eblas en Brazilo. Kaj jen la rezulto: la direktoro de la Radio decidis informi nenion ajn pri Esperanto kaj eĉ ĉesigis la semajnan programon pri Esperanto en la radio, laŭ informo ricevita de mia amiko Roberto Resende redaktoro de la programo en Radio de urbo Brasilia: “Kun granda bedaŭro mi informas, ke post 15 jaroj Brasilia Super Radio FM ĉesigas siajn Esperantajn elsendojn. La fakto ŝuldiĝas al oficiala letero de la Prezidanto de Esperanto-Asocio de Brasilia al la Radio-direktoro”.
En ĝia oficiala letero, la Prezidanto de Esperanto-Asocio de Brasilia petis de la Radio-stacio ne disvastigi informojn pri la Alternativa (Paralela) Kongreso de Esperanto. Tiu ĉi fakto bone ilustras, ke la aŭtoritateco, la bigoteco (la tre religiecaj geesperantistoj ne permesas debatojn kaj ne ŝatas liberan pensadon), la netoleremo kaj manko de demokratio bremsas la progreson de Esperanto en Brazilo kaj en la mondo.
Amike Joao Manoel Aguilera Junior.
Forpelita de la diskut-listo aŭspiciita de Brazila Esperanto-Ligo. Membro de la Komitato de la Organizado de la Alternativa Kongreso de Esperanto.
KAE-Informilo – 11 –
HONORA MEDALO DE SABADELL, POR NIA PREZIDANTO JOSEP Mª GALOFRÉ I DOMINGO
La 28-an de la pasinta Marto, post propono kaj unuvoĉa decido de ĉiuj politikaj partioj, la loka Urbestraro, dum sia plena kunsido, aprobis koncedi la “Honoran Medalon de Sabadell” al ses sabadellanoj kaj kvar lokaj asocioj.
Josep Mª Galofré, pro lia konstanta laboro dum la pasintaj 27 jarojn, ene de la plej diversaj asocio, kiel la Najbara Asocio “Creu Alta”, – Sabadella-a kvartalo, kie li loĝas-, partopreno en komisio por atingi la finkonstruon de la loka plej grava “Parko Katalunio”, partoprenado en Municipa Kultura Konsilio, reliefa agado en aliaj asocioj kaj komisionoj, kiel nia Asocio mem aŭ en la starigo de monumento al d-ro Zamenhof, li ricevis tiun honoran medalon.
Antaŭen kara prezidanto kaj tutkoran gratulon!
S.T.G.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
“EŬROPA FESTIVALO DE LA KANZONO 2001”
KONPENHAGO 12-5-2001
VENKINTO: PORTUGALUJO!
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Plaĉas al mi ĉiam spekti tiujn internaciajn eventojn de la kanzono. Sed la nuna jaro mia disreviĝo estis nekalkulebla. Mi ne konsideras min fakulon pri tiuj temoj, kantado kaj muziko, sed mi jam sentas min kapabla kompreni la kialon de tiu Festivalo.
Nu, nur tiuj ĉi landoj uzis sian propran lingvon: Israelo, Portugalujo kaj Hispanio, ĉiuj aliaj kantistoj, parte aŭ tute kantis angle. Inter ili meritas mencii Francujon, kies parto de la kanzono estis kantata en la franca kaj alian parto en la angla, same oni povas opinii pri Germanujo. Rusio komplete angle kaj la naciistaj baltaj landoj ankaŭ komplete iliaj kanzonoj estis kantataj en angla lingvo. Ĉu vere tiu festvalo montras la lingvan diversecon Eŭropan?. Ĉiu partoprenanto celis atingi la unuan lokon, kaj preskaŭ ĉiuj konsideris, ke la angla lingvo donus al ili sukceson, forgesante la valorojn de la propra lingvo.
Bone, al tio ni devas aldoni, ke en Israelio estas aliaj lingvoj, mi ne scias ĉu oficialigitaj aŭ ne, kaj en Hispanujo krom de la kastilia estas aliaj oficialigitaj lingvoj, kaj al la hispana kantisto akompanis du dancistinoj el… Ukrajno, ĉu en nia lando ne estas kapablaj dancistinoj por taŭga kaj digna reprezentado de la kanzono kaj la danco hispanaj?
Por mi la plej granda surprizo estis aŭdi reprezentantinon franca, kanti en la angla. Evidente komentarioj superfluaj.
Fine:
UNUE: La koncerna komisiono (konsistanta el mi mem) decidis aljuĝi la Unuan Lokon al Portugalujo (kvankam el la du kantistoj unu estas angolano) sed ili kantis nur portugale.
DUE: Ekde la venonta jaro 2002, la Festivalo nomiĝos : “FESTIVALO DE LA EŬROPA KANZONO, EN LA ANGLA LINGVO”
Luis Serrano Pérez
Dua epoko, n-ro 36, oktobro-decembro 2001

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 36, oktobro-decembro 2001.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
**[BILDO p.1 | 54,3,98,30]** Kapemblemo de la bulteno en verda kadro: grandaj verdaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj; supre la surskribo «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».Kultura Asocio Esperantista
Katalunujo
Nº 36 Dua Epoko. Dekkvina aperjaro. Oktobro/Decembro 2001
[BILDO p.1 | 54,36,98,76] Grupa foto de ĉirkaŭ dudek kongresanoj, viroj kaj virinoj, starantaj sub forta suno sur placo kun arboj kaj konstruaĵoj malantaŭe; antaŭe unu viro kliniĝas.
60-a Hispana Esperanto-Kongreso. 24/27-an de Junio 2001, San Javier (Murcio). Inaŭguro de Esperanto-Placo.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –PAGOTA OFICISTO SERĈATA
Ni devas komenci petante pardonon al tiuj fervoraj esperantistoj, kiuj skribis al ni cele havi informojn rilatajn al la titolo, PAGOTA OFICISTO SERĈATA. Vi komprenu karaj geamikoj, gesamideanoj, ke ni estis ege okupataj pri la financa problemo. Sendube tiu financa problemo estas la plej grava ekzistanta en la Esperanto-movado, eĉ ni diras, ke pli grava ol la fama akuzativo. Solvita la problemo financa (eble ankoraŭ ni devos doni kelkajn detalojn pri la temo, sed tion ni lasas por alia fojo), nun ni povas nin dediĉi al la elektado de tiu jam preskaŭ fama oficisto. Sed jen novaĵo, anstataŭ unu estos tri, ĉar la abunda laboro tion postulas ni. Do, du pliaj samidean(ino)oj povos ĝui ankaŭ je la prospero de Esperanto en ĉi tiu parto de la mondo.
Nu, jen grava novaĵo, el la centoj kaj centoj da leteroj ricevitaj de laboremaj homoj kiuj sin oferas, pretas, labori kiel oficisto ni jam elektis tridek kvin. La neelektitaj volu nin pardoni sed laboro ne estas por ĉiuj, kio jam estas normala en ĉi tiu mondo en kiu ni vivas. La Esperanto-movado ne povas vivi aparte de la leĝoj ekzistantaj en nia socio. Nu, el tiuj tridek kvin ni devas elekti tri. Tio jam estas grava problemo por ni, tre kapdoloriga, sed ne ekzistas alia rimedo alia vojo. Eble novaĵo estas ankaŭ, ke ĉiuj aspirantoj al tiu oficista posteno estas neeŭropanoj, ne apartenas al la fama Eŭropa Unio. Do ilia veno al Hispanujo iĝas multe pli komplika. Mi supozas, ke ĉiuj vi, karaj legantoj jam scias pri la migrado al Eŭropo de multaj civitanoj el Afriko, Suda Ameriko kaj eĉ de la ekssocialismaj landoj. Multaj el tiuj malfeliĉaj afrikanoj mortas en la markolo de Gibraltar. Do, la alvenigo de samideanoj en Hispanujon precipe el Afriko estas ege malfacila. Vi jam povas kompreni, ke ni ne deziras ke niaj kolegoj perdu siajn vivojn en la maro. Estas tute necese aranĝi ĉiujn dokumentojn por ke ili povu veni al ni tute trankvilaj. Havi “paperojn” por povi labori estas la plej urĝa celo de ĉiu enmigranto. Sed por havi “paperojn” oni devas havi laboron. Jes, pri la laboro estas nenia problemo, sed, kiel ni povos konvinki la aŭtoritatojn ke tiuj tri afrikaj civitanoj jam havas laboron? Sendube ni jam devos komenci klarigante al ili, kio estas Esperanto, la lingvo de la paco, la fratiga lingvo. Malfacila tasko, ĉar mi dubas ĉu iu grava aŭtoritato en ĉi tiu lando scias, kio estas Esperanto. Estas evidente kaj parte komprenebla, ke la koncernaj aŭtoritatoj ne fidu je ni, ke ili pensos, ke nia celo estas tute simple alvenigi tiujn tri afrikajn civitanojn por ke ili restu en la lando kaj nenio plu. Eĉ povas esti multe pli serioza la problemo, ke oni konsideru nin bando, kiu eksterleĝe alvenigas eksterlandanojn. Ni travivas tre tiklan situacion pri la migrado.
Nu, tre serioza estas la fakto, ke ni bezonas tiujn tri gesamideanojn por realigi oficistajn taskojn. Ni supozas, ke por la venonta informado, ni jam povos anonci, kiuj el tiuj tridek kvin estis elektitaj.
Evidente tiuj tri oficistoj eĉ se apartenantaj al sama arbo, nur estas eta branĉo de ĉi tiu Esperanta arbo, kiu kreskadas ĉe ni. Mi kaj li aŭ li kaj mi, laŭ via prefero.
KAE-Informilo – 3 –
PRI LA VERDA STANDARDO
Amiko mia, profesoro de filozofio, klarigis min ke laŭlonge de la historio ĉiuj filozofoj verkis jen laŭ Platona, jen laŭ Aristotela Skolo. Tiele, ni povus konkludi ke post Platona epoko sekvas alia Aristotela epoko. Vidu vi mem parolojn de Zamenhof:
“Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo. en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion. Sed tiu ĉi estis nur revo.”
Dum la tuta deknaŭa jarcento kaj ĝis la fino de la unua mondmilito -aŭ pli precize post la dua mondmilito- la Eŭropa penso agis platonike ĝis atingi la nunajn tiel nomatajn “Komfortaj Ŝtatoj”. Tiuj homoj pensis, strebis kaj luktis iele romantike por ŝanĝi kaj plibonigi la antaŭajn mizerajn vivokondiĉojn: Ĉu ni povus diri kiel Zamenhof, ke “ili revis pri tempo estonta, pri tempo tute nova kiam niaj filoj kaj nepoj vidos, sentos kaj ĝuos “tiujn misterajn fantomojn?”
En tiuj tempoj la homoj devige are kolektiĝis kaj ope kunlaboris, luktis kaj revis. Sed kiel la homa strebo ĉiam estas peno unuopa, la platonika homo helpis sin per simboloj tiaj kiaj steloj kaj standardoj, kiuj materiigis kaj korpigis liajn proprajn imagojn en ion komune videblan, senteblan kaj atingeblan.
Kaj jen denove Zamenhof:
“Kio estas la verda standardo?… por komercisto kiu uzas Esperanton por vendi siajn komercaĵojn,…por sportisto kiu uzas Esperanton por amuziĝi, nia standardo estas simpla signo de nia lingvo…interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj kaj institucioj, sed por Esperantistoj batalantoj… por krei neŭtralan fundamenton… ĝi estas io sankta,… la signo sur kiu ni marŝas al nia batalado… la voĉo kiu konstante memorigas al ni, nian laboron kaj nia espero por unu grandan rondon familian.
Poste li mem provas sed ne tute sukcesas konkretigi pri detaloj: “Ne venis ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem… per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado…
Kaj ni nun demandu: En nia, ni nomu, Aristotela epoko, en nia “Komforta Ŝtato, en kiu la homoj malfacile kuniĝas pro ia komuna idealo, krom siaj propraj kaj nunaj interesoj, kion signifas la verda standardo? Kaj jen la fakto: “Junuloj en Esperanta kunsido forgesis pri la standardo.” “Ni pensis ke ni ne plu vivas en epoko kiam tiu flagego estis desegnita kaj uzita, malgraŭ la respektindaj opinioj de aliaj esperantistoj”
Kompreneble! Ili tute pravas! Hodiaŭ malfacilege ni trovus en nia ĉirkaŭo personon kiu tiom reve, platonike kaj romantike pensas kiel pensis Zamenhof dum la pasinta jarcento. La tutaj ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj de la novaj tempoj klarigas la aferon.
Sed nun, ni demandu al Zamenhof: Ĉu vere venis jam “la tempo kiam Esperanto fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdis sian karakteron idean?”
Se jes, kia estas la nova vojo tra kie la Esperantistoj povas daŭrigi siajn paŝojn?
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 4 –La junuloj ĉiam insistas pri la PROPAGANDO. “La celo de la kongreso estis altiri la atenton de la amaskomunikiloj kaj utiligi ilin por propagandi ĝustan kaj nuntempan bildon de nia movado.”
Ĉu vere tiel?
Kia estas la nuntempa bildo de nia movado? kaj ĝia prestiĝo? Mi ja scias ke Esperanto estas serioza afero, sed jam de longe mia intuicio pruvas min, ke neniu el miaj ĉirkaŭantoj samopinias. Kaj mi denove demandas: ĉu sub tiu laŭta propagando, eble sin ŝovus la junula amuziĝemo?
Grava afero estus konstati, ĉu ekde tiu pasinta kongreso la sinjoro urbestro sed vere interesiĝis aŭ ne, pri la LINGVO esperanto.
Sed la plej grava demando kiun ni devus fari estas: Ĉu la esperanta movado, en la nuna momento, havas sufiĉan kapablon por akcepti, instrui kaj subteni eblajn komencantojn?
Finfine vi junuloj aludas al Darwin: “Ŝanĝo estas la motoro de la evoluado.” Ĉu certe tio estas vero? Aŭ la evoluado estigas la ŝanĝon? Kaj vi junuloj iam pensis, ĉu post tiuj talibanaj frakasoj ni povos progresi?
Karaj amikoj: Esperanto aŭ esperanto (elktu vi laŭvole) en la nuna momento restas kiel vera senelira ciklo. Ni ne havas profesorojn ĉar ni ne havas lernantojn, kaj ni ne havas lernantojn ĉar ni ne havas profesorojn. Esperanto socie nur estos serioza afero kiam ĝi enradikiĝos en la Universitatoj, kaj por ke ĝi enradikiĝu en la Universitatoj, necesas ke UEA-ILEI verku kaj presu la oportunajn UNIVERSITATAJN RESPONDOJN por faciligi studojn dum kvin kursoj, kiel alia ajn lingvo, kaj la eblaj intersiĝantoj povos serioze eliri kiel titolitaj profesoroj.
Finfine, klarigi ke mi (kompreneble laŭ mia esperanta vivo) tre ŝatas la verdan stelon, kaj neniam timis ke ĝi ruĝiĝos, eĉ des malpli pliobliĝos en pluraj blankaj steletoj kun stangoj blankaj kaj ruĝaj.
Valencia, majo 2001
VALE
Bibliografio: Historio de Espeanto. L. Courtinat. Unua Volumo (1887-1913)
**********************************************************
KRISTNASKA LOTERIO
Kiel en pasintaj jaroj Kultura Asocio-Esperantista ofertas al siaj membroj, amikoj kaj simpatiantoj la tradician Kristnaskan Loterion. Oni certigis al ni ke la bileto-numero eletita nunajare havas ĉiujn eblecojn de sukceso. Ni vidos. Sed vi ne perdu ĉi tiun okazon, do aĉetu ĝin, por vi, por viaj amikoj, kaj por ĉiuj. La loteria slipo prezas 300 pesetojn.
Nu, la elektita cifero estas: 5 2 6 3 7
KAE-Informilo – 5 –
60a HISPANA KONGRESO de ESPERANTO
San Javier (Murcio) 24/27 de Junio 2001
Pasintajare, okaze de la HEF-kongreso en San Sebastian de los Reyes (Madrido) mi plendis pro flagomanko. Nu, en la Kongreso de San Javier estis sep flagoj. Tri Esperantaj kaj kvar fremdaj al Esperanto (nacia, aŭtonoma, loka kaj standardo). Do, ni iras de ekstremo al ekstremo, sen ĝustigi la kialon. Por mi, unu Esperanta flago jam sufiĉas. Ni vidos.
Laŭ la Kongreso-libro estis aliĝintaj 75 esperantistoj (iuj de ĉi tiuj aliĝintoj estis butikoj de la urbo, ĉu novaĵo? El tiuj 75 kongresanoj, fakte ne pli ol 40 ĉeestis la Kongreson.
Al la organizintoj ne mankis entuziasmo, sed al ili mankis sperto, multa sperto. Estis programeroj jam dekomence neniel realigeblaj. Tio devigis al la kongresanoj vagadi de unu loko al la alia, precipe al trinkejo por iomete eviti la varmegon. Kvankam la Kongreso fakte disvolviĝis dum tri tagoj, la programo ampleksis sep tagojn, do ĝi estis “ŝveligita”, laŭ la organizintoj por “aperi fortaj antaŭ la aŭtoritatoj”. Tio, kompreneble ankaŭ kaŭzis miskomprenojn, dubojn, kaj konstantajn demandojn.
Jes, pri la kongresejo, nur laŭdojn oni devas diri. Granda aŭditorio estis je nia dispono kun klimatizita aero, kaj tute apude alia granda salono, kiu apenaŭ estis uzata. La kongresejo troviĝis ene de publika kaj bela parko, “Parque Almansa”
La inaŭguro de la Kongreso estis prezidata de la sinjoro urbestro, José Hernández Sánchez kaj la Konsilanto pri Kulturo, s-ino Pepa Carrión. Malfermis la inaŭguron la Prezidanto de la Kongreso, s-ano Celso Sánchez Sánchez. La s-ro urbestro nin gratulis kaj deziris al ni plenan sukceson en nia tasko. S-ino Pepa Carrión, eĉ se simbole prezentis al ni la konstruatan urban bibliotekon, en kiu troviĝos grava sekcio de Esperantaj libroj, parto el ili jam akiritaj. Vi jam povas kompreni, ke post de ĉiu interveno eksplodis varma aplaŭdado. Sed io, neniam antaŭe de mi vidita, okazis en tiu kongresa inaŭguro, la Prezidanto de HEF nia samideano Miguel A. Sancho, ne havis sian vicon por alparoli la ĉeestantojn. Mi ne komprenis la kialon, kvankam la spertomanko de niaj organizantoj sendube estis la kulpanto. Bedaŭrinde, kaj laŭ mia opinio, oni uzis tro la kastilian lingvon.
La Ĝenerala Asembleo disvolviĝis sen nenia problemo. La financa situacio, jam anoncita en “Boletin” estis aprobita sen nenia diskuto. Tio, jes la kasisto, s-ano Pedro Garrote diris, ke oni devas ŝpari, por ke ni ne alvenos al kritika situacio. Kvankam estis anoncita la renovigo de la HES-estraro pro manko de kandidatoj estis relektitaj la nunaj, sed tio jes, nur por la kvar venontaj jaroj. La projekto de la HEF-estraro aldoni aŭ meti en “Boletin” tekstojn, en la baska, galega, kataluna kaj kastilia lingvoj estis retirita de la estraro, kaj tiu decido ricevis tre varman aplaŭdon. Do, tiusence paco regis.
Ankaŭ funkciis libro-servo. Sed HEF-estraro rezignis havi propran libro-servon, kaj ĝis elĉerpigo de la libro-stoko, okupiĝos Luis Serrano Pérez.
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 6 –Sed pri io jam povas fieri niaj gesamideanoj el San Javier, ĉar Esperanto-placo estis inaŭgurata en la centro de la urbo. Se nia entuziasmo dum la inaŭguro de la placo estis varma, ne malpli varmaj estis la sunradioj, kiuj brunigis nin. Tamen ni kuraĝe aŭskultis la vortojn adresitajn al ni de s-ino Pepa Carrión. Do, novan semon ni metis en San Javier. Ni atendas kun espero ĝiajn fruktojn.
Ni ne devas forgesi komentarion pri la Kongres-libro. En ĝi troviĝis bunta informado pri lokaj vendejoj, agentejoj kaj aliaj ĉiam interesaj adresoj kaj io, kio neniam estis okazinta ĝis nun, la programo krom de Esperanto ankaŭ troviĝis en la lingvoj, kastilia, germana, kataluna, franca, angla, itala, portugala, kaj rusa. Jes, ankaŭ mankis seriozan revizio.
Se ĉio funkcias laŭpensite la HEF-Kongreso por 2002 okazos en Teruel aŭ Cuenca. Momente pri ĝi okupiĝas Aŭgusto Casquero.
Nia ĵus elektita akademiano Miguel Gutiérrez Adúriz prezentis sian seminarion pri Informadiko, komputiloj kaj ĝia uzado. Por tiu, kiu troviĝas en amatora uzado de komputilo kaj uzado de la interreto estis vera leciono, pri tio, kion oni devas fari kaj pri tio, kion oni devas nefari. Sed li ampleksigis siajn klarigojn al la tereno por enkomputiligo de tekstoj por libro-eldonado. Vera nova arto, de la nova revolucia sistemo por komunikado kaj presado. Krome, ni ne devas silenti la esprimo-kapablon esperantlingve de nia samideano Adúriz, kio donis plian valoron al tiu interesega praktika prelego. La seminario okazis en proksima instituto pri informadiko, kie oni disponigis por ni, almenaŭ kvindek komputilojn.
Krom la tre interesa seminario profesie gvidata de Gutiérrez Adúriz antaŭe komentariita, oni povis ĉeesti al du aliaj prelegoj, la unua farita de Jesuo de las Heras en la sama impona salono de la Kongreso kaj la dua de Norman Berdichevsky, en la salono de la post-kongreso, en apuda urbo Santiago de la Ribera.
Profesoro De las Heras, filologo pri la angla, titolis sian prelegon “la sindromo de Babelo”. Ĉar al multaj esperantistoj ĝenas la venkisma sinteno de neesperantistoj pri la angla, la preleganto majstre kaj detale pruvis al la aŭskultantaro, ke la angla neniam povas esti internacia lingvo kaj ĝi iĝi monda estus subpremado, same kiel okazis pri la latina antaŭ mil jarojn aŭ la franca antaŭ du jarcentojn.
Kvankam la angloparolantoj el diversaj partoj de la mondo, t.e. britoj, usonanoj, irlandanoj, aŭstralianoj, novzelandanoj, suda afrikanoj kaj aliaj, asertas ke la lingvo ĉiam estas la sama, oni povas konstati la ekzistadon de notindaj malsimilecoj ne nur gramatikaj kaj ankaŭ el sintaksa vidpunkto. Kaj oni ne povas forgesi la kvanton da sonoj. Kompare kun la japana, kiu posedas 108 sonojn, la angla atingas 1808. Nur tio sufiĉas por evidentigi ĝian mafacilecon, kompreneble por la ne denaskaj parolantoj. De las Heras honore memoris sian patrinan lingvon, la kastilia kaj ŝerce salutis la anglan kiel sian riĉan onklinon, ĉar li gajnas sian vivrimedon instruante la anglan.
Profesoro Norman Berdichevsky, verkisto, profesoro pri Geografio, profesia
KAE-Informilo – 7 –
tradukisto kaj multlingva interpretisto kaj studemulo de aliaj universitataj specialaĵoj, faris al ni paralelan komparon inter geografio kaj la lingvo Esperanto. Li titolis sian prelegon “Esperanto kaj Geografio” Kaj li komenciĝis skize parolante pri geografio, scienco, kiu studas, interaliaj faktoj, kie oni trovas ĉiujn elementojn en la Tera surfaco. Iomete parolis pri la simpleco de la unuaj geografiaj iloj, kiel la mondokarto kaj la kompaso. Precipe ĉar tiu scienco studas malsimilajn faktojn, kiujn la preleganto deziris koni propaokule, li konkludis, ke sammaniere kiel la tradiciaj geaografiaj iloj permesis nin navigi al la tuta mondo, ni posedas, kaj ĝin li profitas ankaŭ por navigi tra la tuta mondo, alian facilan ilon, kiu estas la lingvo Esperanto.
Okazis ankaŭ la transdono de Premio Klara Silbernik, nunjare al s-ino Rosaiia Desirre, edzino de Martí Guerrero. Grava akcidento, kiu suferis la patrino de Rosalia malebligis al ŝi iri al ŝan Javier. Provizore ricevis ĝin ŝianome s-ino Angeles Martinez Liébana. Feliĉe kaj okaze de festo ĉe la Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d’Ordal, s-ino Desirre ricevis la premion. Legu pli ampleksan raporton en paĝo 10-a.
L.S.P. kaj S.T. G.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
ESPERANTO-KURSO EN LA U.A.B.
Associació Cultural Esperantista (=KAE), kunlabore kun la mem Universitato, organizas Esperanto-Kurson en la Aŭtonoma Universitato de Barcelona.
Komenco de la kurso: 16-an de oktobro 2001, ĝis la 11a de novembro.
Ĝi okazos marde kaj ĵaŭde de la 17a ĝis la 19a horoj. Entute 30 horoj.
Kursejo: Aŭlo Nº 1, Konstruaĵo B de la Fakultato de Ekonomikaj Sciencoj.
Ĝia prezo: por universitatanoj de la A.U.B. 10.000 pesetaj. Por ĝenerala publiko 15.000 pesetoj. Ĉi tiu prezo inkludas la necesan kurso-materialon.
Enskribiĝo ĝis la 15a de oktobro.
Kiel pagi: “Caixa d’Estalvis i Pensions de Barcelona “la Caixa”. Konto: 2100-0461-96-0200045498. Nepre aldonu vian nomon kaj familian nomon, kaj telefon-numeron.
Je la fino de la kurso, KAE liveros la koncernan ateston, por ke la lernanto ricevu TRI KREDITOJN DE LIBERA ELEKTO.
Pliajn informojn, vi ricevos: Telf. 93 7168514, je 14a ĝis 16a horoj kaj de 21a ĝis 22a horoj.
KARA SAMIDEANO, AMIKO, SIMPATIANTO, DISKONIGU ĈI TIUN KURSON!
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA (KAE) ankaŭ ofertas al vi du kursojn de Esperanto per korespondado. Unu en la kastilia lingvo, la alia en la kataluna.
La prezo de ĉiu kurso estas 5000 pesetoj. Tiu prezo inkludas: lecionojn, ekzercojn, vortaron ambaŭ direktoj (kastilie) kaj kasedon. Pliajn informojn vi ricevos de s-ro Santiago Torné: Tel. 937253421 kaj s-ro Luis Serrano Pèrez Tel. 937275021.
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –Depósito Legal B-42645-92
Edita: Asociació Cultural Esperantista.
Eldonas: Kultura Asocio Esperantista.
Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. luis_serrano@mixmail.com
Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo.
Delegació en Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo.
KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21004619602000045498.
Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
********************************************************
PERADO DE REVUOJ POR LA JARO 2002
KAE-Informilo: Peranto: Santiago Torné Grau. Roca 22, 3-er, 1ª. 08208 SABADELL (Barcelona) Tel. 937253421.
Abono-prezo 6 eŭroj, kiuj ankaŭ rajtigas vin kiel membron de KAE. Vi povas pagi pere de poŝta ĝiro aŭ al la konto 21004619602000045498 de “La Caixa”.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
HEROLDO de Esperanto. 30 euroj. aerpoŝte + 12 eŭroj.
LITERATURA FOIRO. 28 eŭroj. aerpoŝte + 8 eŭroj.
LA GAZETO. 27 eŭroj. (SES NUMEROJ)
LA ONDO. 24 eŭroj.
LA MIGRANTO. 8 eŭroj
INTERNACIISTO. 15 eŭroj.
De ĉiu gazeto vi povas peti provekzempleron.
Peranto: Luis Serrano Pérez. Font Nova 32, 08202- Sabadell (Barcelona). Telf. 93-727-50-21. interreto luis_serrano@mixmail.com
Vi povas pagi per poŝta ĝiro, aŭ al konto 0081 0900 82 0006712480 Banco Sabadell, mianome. Prefere ne sendu banĉekojn, se jes, aldonu 1,50 eŭrojn por banko-elspezoj.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
SENNACIULO:
Martin Bustin Benito: Apartado 4143. 03080-Alicante. Prezo konsultenda.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Por aliĝo al Hispana Esperanto-Federacio: Rodriguez San Pedro 13, 3º,7. 28015-MADRID. interreto admin@esperanto-es.net
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
PAKTO POR LA ESPERANTA CIVITO
La subskribintaj establoj, por kiu esperanto estas ordinara laborlingvo, akceptinte la sekvan Kvintezon:
1.- La esperanto-komunumo estas senŝtata diaspora lingva kolektivo al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aŭ pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj.
2.- La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de ĉi tiu komunumo. Ĉiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa…) ne gravas por difini la apartenecon al la komunumo.
3.- Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiujn religiajn (ne) kredon, ĉiun politikan opinion demokrate esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion.
4.- Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.
5.- Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Ĝin atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Ĝin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciprokre edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj esperanto-domo havas apartan signifon kaj specifan mision.
DIFINAS LA PAKTON POR LA ESPERANTA – CIVITO.
6.- La Pakto celas:
- a) firmigi la rilatojn inter la paktintaj establoj, favore al reciprokra helpo kaj respekto;
- b) solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio;
- c) formi la kernon de la Esperanta Civito.
7.- La rimedoj kaj instancoj por plenumi la celojn de la Pakto estas priskribitaj en la Konstitucio de la Esperanta Civito. Specife, la Kortumo estas la arbitracia instanco de la Pakto, kaj la Forumo estas asembleo de la paktintaj establoj.
8.- La Pakto engaĝas la subskribintojn nur se la suverena instanco (ĝenerala Asembleo) de la respektivaj establoj ratifas ĝin. Se la establo ne havas propran juran personecon (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifo de la kolektivo kun jura personeco aŭ individuo kun civilaj rajtoj, kiu posedas ĝin.
9.- La aliĝo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus unu) de la Forumo aprobas.
10.-El la Pakto eblas retiriĝi pro unu el la subaj kialoj:
KAE-Informilo -9-
- a) pruvita malfondo de la establo;
- b) verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo), kiu ekzamenis la peton de la koncerna establo;
- c) novaj artikoloj kaj amendoj en la Pakto, kiuj ŝanĝus ĝian nunan strkturon kaj celaron.
11.- La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj. Se establo ne estas kontenta pri la verdikto, ĝi povas sin turni al la Forumo, kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon.
12.- La Kortumo verkos iom post iom komunan kondutkodon, kiu estos aneksaĵo de ĉi tiu Pakto. Provizora referenco por la Kortumo estas la svisa civila kodo.
13.- En kazo de dubo, la paktintaj establoj referencas al la Konstitucio de la Esperanta Civito.
Noto de la Redakcio: La publikigo de la supra dokumento neniel signifas, ke KAE estas aliĝinta al Esperanta Civito. Ĝia publikigo nur celas informi nian membraron pri la ekzisto de tiu nova Esperanta organizaĵo.
********************************************************************
86a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO ZAGREBO 21 – 28 DE JULIO 2001
Al la Kongreso aliĝis 1700 geesperantistoj. Ĉeestis la malfermon la urbestro de Zagrebo s-ro Stjepan Masiĉ, kiu en sia parolado menciis la nunan ŝanĝiĝon de Kroatio, kompare al la Universala Kongreso okazinta en 1953, sed en unu afero nenio ŝanĝiĝis, li diris, la entuziasmo de la esperantistaro ĉeesti la Universalajn Kongresojn. La ĉefa temo de la Kongreso estis “Kulturo de dialogo – dialogo de kulturo”. La temo vekis diversajn prelegojn, kvankam paradokse ne estis multaj dialogoj. Kiel en aliaj kongresoj la Fakaj Asocioj uzis la kongreson por okazigi siajn kunsidojn. Ŝajnas ke la asocio “Komerca Ekonomia Fakgrupo” allogis multajn esperantistojn. La Terminologian problemaron diskutis dum tri horoj kun almenaŭ sesdeko da interesitoj. La Esperantologia Konferenco alvenigis pli ol 160 personojn.
Sed ĉi tiu jaro 2001, estis jaro de UEA-estrara renovigo, kaj kies estraro restis jene: Prezidanto Renato Corsetti. Vicprezidantoj Lee Chong-Yeong kaj Humphry Tonkin. Ĝenerala Sekretario Ivo Osibov. Aliaj estraranoj estas: Ans Bakker, Gbeglo Koffi, Andrej Grigorjevskij kaj Mikaela Lipari. Kvankam nun estas je unu estrarano pli multe ol antaŭe, el la taskoj de la estraro malaperis “kulturo kaj “faka kaj scienca agado”.
La kroatia poŝto emisiis porokazan poŝtmarkon. Ankaŭ okazis diversaj debatoj, kun speciala mencio de “Strategia Forumo de la Esperanta-Komunumo”. Ekskurse oni vizitis vindindajn lokojn de tiu bela lando. Bedaŭrinde ankaŭ aperis la ekonomiaj malfacilaĵoj de multaj Esperanto-grupoj kaj asocioj.
Ĉi tiu Universala Kongreso aprobis, verŝajne, nenian rezolucion kaj ĉiuj sin adiaŭis ĝis la venonta, kiu okazos en Fortaleza (Brazilo).
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
BABILADO ĈE “HISPANA ESPERANTO- MUZEO” LA 8-an DE JULIO 2001
Ĉiujare la serio de babiladoj fermiĝas en Hispana Esperanto-Muzeo. Tiu babilado jam estas festo, kiun ni dediĉas al gia direktoro s-ano Lluis Mª Hernández Izal kaj al la Muzeo mem, sub la nomo “TAGO DE LA MUZEO” kaj kiu nunjare estis la kvina.
La elektita temo estis “LA ESPERANTAJ INSTITUCIOJ”. Inter tiuj institucioj troviĝas laŭ la ĉeestantoj la “Akademio de Esperanto”. La unua demando estis, nu, kia estas la rolo de la Akademio? Verŝajne la Akademio ne okupiĝas pri la oficialigo de novaj vortoj. Ĝia ĉefa tasko estas kontroli la bonan uzadon kaj aplikadon de la Esperantaj gramatikaj reguloj. Tamen se la oficialigo de vortoj restas for de ĝia kontrolo, ĉiu esperantisto povas uzi kiun ajn vorton, kaj oni venas al tiu diskutata temo de la neologismoj. Kial devas ekzisti neologismoj? Kaj pri tiuj neologismoj oni kulpis precipe la “grandulojn” de nia movado, kiuj sen konsulti, ili aldonas siajn proprajn neologismojn. Evidente la temo estas longa.
Alia aspekto estas UEA-kongresoj. Oni opiniis, ke se tiuj kongresoj estas decidigaj por la funkciado de la Esperanta movado, granda parto de esperantistoj neniam havas voĉon, nur pro la fakto, ke ili ne havas monon por ĉeesti. Neniu dubis pri la laŭdinda rolo de UEA, sed oni opiniis, ke UEA devas serĉi iun sistemon, por ke ĉiu esperantisto estu membro individua de UEA.
Ankaŭ ne restis for tiu nova organizaĵo “Eeperanta Civito”, sed la plej granda parto de la ĉeestantoj restis iom skeptikaj atendantaj, kio okazos poste. Kvankam la projekton oni konsideris tre ambicia kaj ĝuste pro tio, ĝia realigo aperas tre malfacila.
Anstataŭ la anoncitaj du horoj, tempo dediĉata en ĉiu babilado, ni nur povis dediĉi unu horon, ĉar neprokrasteblaj aferoj tion postulis. La Premio Klara Sibernik, kiu devis esti liverigita en San Javier, okaze de la HEF-Kongreso. Pro diversaj familiaj kialoj, la nunjare premiita, nia s-anino Rosalia Desirre, ne povis iri al San Javier, kaj oni decidis transdoni al ŝi la medalon okaze de ĉi tiu babilado. S-anino Rosalia akompanata de sia edzo Martí Guerrero emocie akceptis tiun distingon kaj tiucele adresis al la Direktero de la Muzeo dankemajn vortojn. Forta aplaŭdo estis la kulmino de tiu bela momento.
Sekve ni transdonis al s-ano Luis Mª Izal kaj al lia edzino Teresa Massana, memoraĵon por la Muzeo, ĝi konsistis el arta figuro montranta specon de glavaro.
Ankaŭ ne mankis la jam tradicia vizito al “Ĉampankelo Massana”, kie ni estis gastigataj, kaj ĉiu sin provizis de ĉampano kaj dolĉa vino je tre favora prezo.
Al tiu festo iris 34 gesamideanoj kaj ĉiuj kun plezuro aliĝis al komuna manĝado, kiun ĝuste en tiu tago organizis la urbeto de Sant Pau d’Ordal. La manĝejo troviĝis en la loka placo, kie sub la ombro de platanarboj ni manĝis la faman “paella” kuirita surloke. Eble por la unua fojo la esperantistaro miksiĝis kun la -vera popolo-, Sant Pau d’Ordal troviĝas en plena vinberplantejoj, do la ĉampano abundas kaj dum la kunmanĝado neniam mankis ĉampano.
Jen alia tago en kiu la Barcelona esperantistaro denove kunvenis metante esperojn por daŭrigo de ĉi tiu grava revo, kiu estas Esperanto. LUIS SERRANO PÉREZ
KAE-Informilo – 11 –
SUBTILE KAŜITA PROPAGANDILO
Verdire, unue mi devas konfesi, ke mi estas leganto, kiu preferas, tre precize, kiu bezonas apartan ĉirkaŭaĵon por legi. Senbruo, intima klereco, komforto, taŭga lumo kaj soleco. Legi en publikaj lokoj, kie nuntempe kutime oni legas estas por mi ĝena afero.
Kaj kiu el ni, ĝuante la senbruan etoson regantan en kuracista, dentista aŭ alia salono-atendejo, proponis al si mallongigi la tempon legante iujn el tiuj malpuraj, grasaĵaj, sentaŭgaj revuoj? Kompreneble vana klopodo.
Alitempe, mia nekuracebla tempomanko, mia arda propono profiti ĉiujn nelaboratajn momentojn por legi la amason da skribaĵoj aŭ verkoj, kiuj normale ĉirkaŭas min kaj memorante la netuŝeblajn paperojn de la salono-atendejoj, alportis al mia menso la ideaon havigi al mi miajn proprajn legaĵojn.
Tiutempe, – la jaroj fluge pasis -, la aŭtoro de tiu ĉi artikoleto ankoraŭ ne konis Esperanto-n kaj eklernadis, – alia vana klopodo -, la anglan lingvon kaj kune kun la lecionoj mi ofte ricevis malgrandajn kajerojn kun vortoj kaj ideoj lerte ilustritaj. Tiuj verketoj ĉiam oni troviĝis en mia poŝo kaj ilia legado antaŭ nekonataj uloj vekis ilian intereson kaj de tempo al tempo ili demandis, ĉu vi eklernas la anglan? ĉu perkoresponda kurso?, ĉu tio funkcias?” ktp, ktp.
Poste mi eklernis Esperanto-n. Ĉar ni ankoraŭ bezonas disvastigi nian Internacian Lingvon, mi daŭris kun la sama kutimo. Pro tio, dum miaj trajnovojaĝoj aŭ en la menciita salono-atendejoj mi fiere disfaldas mian Esperanto-legaĵon kaj atendas la demandojn de iu scivolulo.
Kara leganto, mi povas certigi al vi, ke la afero, kvankam ne ĉiam, funkcias. Do, akceptu modestan konsilon kaj profitu tiun unuan paŝon propagandcele. Revuoj kiel Heroldo de Esperanto bona taŭgas; Esperanto de UEA estas tre okultira. Kreditigu vin mem montrante revuojn kiel la Gazeto aŭ Literatura Foiro. Sed ne montru aŭ kaŝu tajpfotokopiitajn revuojn kiel tiun, kiun vi legas en ĉi tiu momento. Al scivoluloj interesas buntaj eldonaĵoj. Li/ŝi ankoraŭ ne kapablas kompreni la enhavon. Ke tio rapide alvenos estas la dua paŝo, kiu dependos nur de vi.
SANTIAGO TORNÉ
HEF-Libro-servo.
Ekde nun la libro-servo de HEF estos prizorgata de Luis Serrano Pérez. Font Nova 32, 08202-SABADELL. Tel. 937275021. luis_serrano@mixmail.com Por pagi, per poŝta ĝiro, aŭ al konto 0081 0900 82 0006712480 Banco Sabadell, mianome. Se vi sendas banko-ĉekon aldonu 1.50 eŭrojn por bankaj elspezoj. Petu libro-liston.
Dua epoko, n-ro 37, januaro-marto 2002

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 37, januaro-marto 2002.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 55,2,99,30] Emblemo de KAE: verda kadro kun grandaj literoj «K» kaj «A», kvinpintaj steloj kaj «E»; la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
Nº 37 Dua Epoko. Deksesa aperjaro. Januaro/Marto 2002
[BILDO p.1 | 52,32,99,73] Foto: virino parolas en mikrofonon, sidante ĉe longa tablo kun libroj kaj paperoj; malantaŭe granda nigra standardo kun la teksto «9-a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO – SEMAJN[O] 29/9-6-an de OKTOBRO 200[1] LLORET» kaj listo de antaŭaj lokoj («1993 SANT CUGAT, 1994 SANT CUGAT, 1995 SALOU, 1996 CALELLA, 1997 SANT GILES…»); supre maldekstre nigra stelo.
9a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo
S-anino Gabrielle Treanton (=Gabi) prelegas pri sia Esperanta laboro en Goradze (Bosnio).
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92
Edita: Asociació Cultural Esperantista.
Eldonas: Kultura Asocio Esperantista.
Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021.
Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo.
Delegació eñ Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo.
KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21000461960200045498.
Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
DISTINGON AL NIA S-ANO MANUEL DE SEABRA
La pasintan 12-an de novembro 2001, en la salono “Oval de MNAC” la Prezidanto de la Ĝeneralitato de Katalanujo, Jordi Pujol, en solena oficiala akto, surpendigis la ordenon “Creu de Sant Jordi” (=Kruco de Sankta Georgo) al nia kara kunsocietano kaj verkisto Manuel de Seabra kune kun aliaj 29 personecoj kaj 15 civitaj societoj.
La Kruco de Sankta Georgo estas premio pro la servoj en defendo de la identeco de Katalunio kaj en la civita medio de la kulturo.
Nian plej koran kaj sinceran saluton al nia amiko Manuel de Seabra.
UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
La 87-a Universala Kongreso de Esperanto, organizita de UEA, okazos en la bela brazila urbo Fortaleza. Dato: de la 03-10 de aŭgusto 2002. Informojn vi povas peti al UEA aŭ al Hispana Esperanto-Federacio.
Fortalezo enhavas 2,2 milionojn da enloĝantoj. Fortaleza estas kvazaŭ tropika paradizo kun tre gajaj kaj pitoreskaj homoj. Ne timu, en tiu sezono la klimato estas ege milda, do, la temperaturo estas ege agrabla.
NOVA JARO.
Ni deziras al ĉiuj niaj kunsocietanoj, amikoj, kaj simpatiantoj, plej bona sukceson dum 2002. Estu feliĉaj kaj prosperaj. 2002 estas tre singulara jaro, en kiu niaj vivoj eniros socion iomete malsaman al nuna. Jes vi jam povas kompreni, ke ni aludas al la nova strukturo de Eŭropo, tio estas la Eŭropa Unio kun ĝia nova monunuo. Sed ankaŭ estas alia defio por nia Esperanto-movado.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –
ĜENERALA KUNVENO DE “KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA” (KAE) JARO 2002
Laŭ statute nia nunjara kunveno okazos:
SABATON LA 19-AN DE JANUARO 2002
Horo: Je la 16,30 horo en unua kunvoko. Je la 17,00 horo (se necese).
Loko: “Centre Civic de la Creu Alta” Strato Major, 70. SABADELL
TAGORDO:
1.- Aprobo (aŭ ne) de la protokolo de la Kunveno 2001
2.- La sekretario informos pri la agado de KAE, dum la jaro 2001 (kursoj, sekcioj kaj pri aliaj temoj)
3.- La kasisto informos pri la konto-etato.
4.- Fina ratifiko de la nova artikolo numero 29 de nia statuto. Jam aprobita pasintajare.
5.- Parta renovigo de la estraro.
6.- Laborprojektoj por la jaro 2002.
7.- Demandoj, sugestoj, proponoj….
Karaj KAE-anoj, via ĉeesto estas tute necesa. La kunlaborado de ĉiuj estas premiso por plej bona organizado de nia agado dum la jaro 2002.
Nia Asocio bezonas la helpon de ĉiuj, do, neniu devas resti pasive.
Mi vin salutas kaj atendas.
Josep Mª Galofré Domingo
- Prezidanto –
DEZIRAS KORESPONDI. Edyta Maycnrxar kaj Joanna Donalska, ambaŭ 15-jaraĝaj. Ili ŝatas muzikon, sporton kaj…amikojn.
Ilia komuna adreso estas, ul Wawelska 23/17. 44-217 Rvronik (Polio). Skribu, ili atendas viajn leterojn.
La 10-a “Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo” okazos en la mediteranea turisma urbo COMA-RUGA (Tarragona) “Orumita Marbordo”
DATO. Je la 28/9 al 5/10-2002
KAE-Informilo – 3 –
9ª INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO. LLORET DE MAR (KATALUNIO) HISPANIO. 30-9/6-10, 2001
Por resti fidelaj al la vero, ni diros, ke la nombro de partoprenantoj nunjara estis iomete pli malalta ol pasintjare. Tamen ankoraŭ 72 gesamideanoj el kvin landoj aliĝis al ĉi tiu internacia Esperanta evento. El tiuj 72 ĉeestis 67, krom de aliaj ne aliĝintaj, kiuj dum sporadaj tagoj ankaŭ troviĝis inter ni.
Krom disdonado de la nomataj dokumentoj, inter kiuj troviĝis la libro Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto, de nia bedaŭrata Lluis Mimó, donacita de lia vidvino Tereza LLadós, la vera komenco okazis sabate vespere, dum la nomata festo, interkona vespero, kie abundis bongustaj kukaĵoj kaj refreŝigaj trinkaĵoj. Tiu ero de la programo daŭris ĝis la meznokto.
Dimanĉe, tagmeze okazis la inaŭguro de la Semajno, kun la ĉeesto de la urba konsilanto pri Turismo, s-ro Josep Alvarez i López. El lia paroladeto, permesu al ni mencii la jenon – en Lloret, tutmonde konata urbo en la internacia turismo, ni bone konas la bezonon de internacia lingvo, kiel via Esperanto – jen pro kio ni plene deziras sukceson de via celo. Je la fino ni enmanigas al la urba magistratano belan plakon, kun gravurita teksto pri la “Semajno”.
Postagmeze prelegis nia samideano Giorgio Silfer pri la “Esperanta Civito”. Sed pri prelegoj vi jam legos pli sube.
Kiel anoncite ni ekskursis kvar fojojn: al Tossa de Mar, al la ĝardeno “Sankta Clotilde” en Lloret mem, al Pals, mezepoka urbo kun impona tiutempa konstuaĵo kaj al Girona-Banyoles-Peralada; ĉi tiu lasta ekskurso estis tutataga. Nia agema samideanino Gabriele Tréanton akcidentiĝis kaj ĝis sabato, en kiu ŝi reiris hejmen al sia Bretonio, ŝi devis iri helpata de lambastonoj.
Marde denove okazis alia interkona vespero, denove kun abundaj, bongustaj al la palatoj, trinkaĵoj kaj frandaĵoj. Jaŭde post vespermanĝo estis la folklora vespero, kun brila kantado de Havana-kantoj kaj ilia muziko ludataj kaj kantataj de fama “Habanera Grupo Ultramar”, kaj kiel kutime en tiu vespero ne povis manki la fama “kremat”, rumo bruligita entenanta ankaŭ aliajn ingredienciojn, kiel kafon, sukeron… belega vespero, kiu daŭris ĝis la unua de la venonta tago.
Okazis ankaŭ du debatoj, ĉiam post vespermanĝo, unu pri la temo “Esperanta Kompoto”, cele analizi la diversajn problemojn hodiaŭ ekzistantaj en nia Esperanto-movado. Tamen ni ne povis debati ĉiujn programerojn de la debato ĉar la meznokto alvenis tuj. La alia debato temis pri la “Povo de la Lingvoj”, tiu tikla afero de la vivo, en kiu ĉiu volas trudi sian lingvon al aliaj. Vendrede estis debato pri la funkciado de la Semajno, sen gravaj malfavoraj kritikoj, la organizantoj aŭskultis iujn konstruigajn sugestojn por la venontaj “Semajnoj”.
La “Semajno” disvolviĝis en grandega hotelo “Don Juan”, kiu disponigis al ni taŭgan salonon. Kun belaj dormoĉambroj la “semajnuloj” ankaŭ ĝuis la
— bildo 3 —
KAE-INFORMILO – 4 –
manĝaĵojn, kun diversaj opinioj, kvankam ĝenerale ĉiuj restis kontentaj.
Nepre ni devas mencii, ke danke al la persisto de nia itala s-anino Carla de Lorenzi, bone funkciis la Esperanto-kurso. Ne estis ILEI-ekzamenoj ĉar la necesaj dukumentoj alvenis malfrue.
Do, jen alia Esperanta evento, en kiu nura celo estas komuna Esperanta kunvivado, kaj en kiu la vera parolata lingvo estis Esperanto. Sen problemoj de budĝeto, elekto de nova estraro, kaj multaj aliaj kialoj, kiuj ekzistas en multaj Esperanto-aranĝoj internaciaj, la tagoj pasis por la ĉeestantoj en trankvilaj konversacioj, diskutadoj en kvazaŭ familiaj rondoj.
Dum la tuta “Semajno” funkciis ampleksa libroservo, kiu estis ofte vizitata de la ĉeestantoj.
Prelegoj
D-ro Giorgio Silfer. “La Esperanta Civito”.
La ĉi-jara “Internacia Semajno” malfermis siajn prelegojn kun D-ro Giorgio Silfer, dimanĉe la 30-an de Septembro, posttagmeze; pri la “Esperanta Civito”
En la mensoj de la aŭskultantaro ŝvebis la demando “kio estas tiu “Esperanta Civito?, kvankam multaj el ni jam legis ion pri ĝi en kelkaj gazetoj. S-ro Silfer difinis tion dirante: “La Esperanta Civito estas unu el la tri celoj de Pakto verkita antaŭ tri jaroj en Svislando, kie kunvenis diversaj organizaĵoj. Ili estis asocioj, eldonejoj, redakcioj de gazetoj, lernejoj, plej diversaj aktivantoj pri Esperanto. Do, Esperanto estas ilia laborlingvo, aŭ almenaŭ unu el la laborlingvoj. Tiuj ĉi organizoj, antaŭ tri jaroj, subskribis pakton. Pakto havas la saman etimon, ne precize la saman radikon, kiel paco. Paco kaj pakto sidas sur la koncepto de interkonsento. La interkonsento estas ke ni, diversaj establoj intencas kunlabori kun spirito de solidareco, due ke se estus konfliktoj inter ni, ni nin turnas al komuna arbitracia instanco nomata Kortumo de la Pakto kaj trie, ke ni celas starigi la embrionon de la Esperanta Civito. Do, la Esperanta Civito estas la tria celo de ĉi tiu kontrakto, lanĉita antaŭ tri jaroj kaj subskribita entute fare de dekkvin establoj, inter ili estas universitato, privata lernejo, eldonejoj, redakcioj de Esperantaj gazetoj, privataj entreprenoj. Do, la aliĝintoj al tiu pakto apartenas al diversaj tipoj de organizoj, ĉu asocioj, ĉu eldonejoj, ĉu redakcioj de revuoj, ĉu lernejoj; komuna fadeno estas, ke ili uzas Esperanton kaj, aldone, tre grave, ili ne uzas kiun ajn Esperanton, -kompreneble uzas la Esperanton de la Fundamento-, sed, aldone, ili vidas en Esperanto ne nur helplingvon sed ankaŭ kulturlingvon. Je la demando, kio estas Esperanto? ĉi tiuj establoj kutime ne respondas “Esperanto estas la dua lingvo por ĉiuj”. Ili respondas unuavice: “Esperanto estas la lingvo de la esperantistoj”. Tio signifas, ke por ili, Esperanto estas valoro en si mem.
Por ĉi tiuj establoj subskribintaj de la Pakto, Esperanto estas lingvo, kiu vivas, vivis kaj vivos, produktante proprajn valorojn. Kaj tiuj propraj valoroj igas Esperanton grava, lerninda, eĉ sendepende de tio ke ĝi estu parolata de tre
KAE-Informilo – 5 –
multaj homoj, eĉ sendepende, ke ĝi estu la dua lingvo por ĉiuj. Por tiuj ĉi establoj aliĝintaj al la Pakto, la lingvo fakte ne estas nur komunikilo, ili vidas, ke la lingvo funkcias kiel ĉiuj lingvoj, kiel ĉiuj vivantaj lingvoj kaj por komuniki kaj por krei arton kaj por doni identecon. Do, la lingvo Esperanto estas komunikilo, estas arta perilo kaj estas identigilo. Ĉiuj tri funkcioj kune estas. Jen estas la esenco de la Pakto sur kiu estas bazita la Esperanta Civito. Se vi ne kredas, ke Esperanto estas ankaŭ arta perilo, se vi opinias, ke Esperanto estas nur komunikilo, kvazaŭ ĝi estas kodo, kvazaŭ stenografio, al vi ne povas interesi la Esperanta Civito. Se vi opinias, ke ne ekzistas aŭtonoma Esperanta kulturo, al vi ne povas interesi la Esperanta Civito. Sed, se vi opinias, ke Esperanto esprimas proprajn kulturajn valorojn, se vi opinias, ke la esperantistaro estas kolektivo, kiu havas komunan destinon, al vi jes ja interesas la Esperanta Civito. Jen estas iu diferenco, kiu povas krei sulkon, sed ankaŭ la sulkoj kaj la dividoj utilas por kompreni kion oni celas”.
Post tiu longa kaj nekutima enkonduko, pro la spacomanko en nia Informilo, nepre aliaparte por la temo traktita, D-ro Silfer daŭrigis esprimante kaj alportante gravajn ideojn. Inter tiuj ideoj oni povas elstari, ke la esperantistaro formas fenomenon por si mem, ne nur lingve sed ankaŭ sociologie. Ili estas kvazaŭ malgranda, sed vaste disetendita tra la tuta terglobo, parolkomunumo aŭ lingvo, kiu ne estas ligita al propra teritorio; li klarigis tuj sekve la diferencon inter lingva komunumo aŭ lingva grupo. Multaj lingvoj ne havas propran teritorion kaj Esperanto estas unu el ili. Rilate al Esperanto, la fina konkludo dezirebla estas: “Kie estas Esperanto-parolanto, tie estas Esperantio”.
Antaŭ sepdek jaroj, la koncepto de lingva minoritato oni difinis kiel grupon de homoj, kiu parolas la saman lingvon, apartenas al la sama religio, estas la sama raso kaj loĝas en la sama teritorio. Nuntempe ne. La mondo evoluiĝis kaj venas al nova formulo, kiun proponis la Deklaracio de Lingvaj Rajtoj: “Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio”. Do, la lingvo identigas nin. “Kiel mi parolas, tia mi estas”. En la hodiaŭa Hungarujo jam estas leĝo kiu diras: “Se iu parolas la hungara, li/ŝi estas hungara, kun la samaj rajtoj de la hungaroj eĉ se li/ŝi ne vivas nek neniam metis piedojn en Hungarujo. Emfaze, “nek mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio”. Pereis antaŭaj konceptoj kiel tiuj de sango, loko, lingvo.
La preleganto sekvis kun skiza historio pri la komencoj de Esperanto, Zamenhof-a vivo, kreado de Hilelismo. Zamenhof mem diris, ke la nura garantio ke Esperanto vivas, estas ke nombro de la esperantistaro lernas ĝi herede. Do, ne estas grava la nombro de la esperantistaro en unu momento, ĉu granda, ĉu malgranda.
D-ro Silfer ankaŭ informis pri la organoj de la Pakto, kiel Forumo – Konsulo – Senato, kaj la individuaj aliĝoj al tiu Pakto, tute senpage, nur kun la kondiĉo esti tute simple abonanto de gazeto, kiel la populara “Heroldo de Esperanto”, aŭ de aliaj gazetoj, kies redaktoroj jam antaŭe subskribis la Pakton. Sed kompreneble,
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 6 –
la peto de aliĝo devos esti farita de la individuo mem, laŭ propra decido.
Sed ne povas finiĝi ĉi tiu raporton, sen mencii, ke unu el la celoj de la Esperanta Civito estas, ke ĉi tiu organizo devenos esti subjekto de internacia juro, io kio post 114 jaroj, nekredeble neniu Esperanto-organizo ankoraŭ estas.
Sekvis al la prelego, grava kolokvo.
ANTONIO MARCO BOTELLA. “LA ORIGINOJ DE LA HISPANA LIRIKO”.
Lunde, la 1-an de Oktobro, postagmeze, estis la vico de nia samideano Antonio Marco Botella kaj “La originoj de la hispana liriko” estis la titolo de la prelego. Resumi kaj enhavi en tiu ĉi raporteto tiom da gravaj studoj pri la temo estas neatingebla, sekvi la ŝpurojn de la arabdevenaj verkistoj loĝantaj en la tiel nomata AL-Andalus, pri kiuj s-ano Marco estas dokta fakulo, signifus kvazaŭ trovi la limfoston en neatingebla alteco. Ni vidos. Oni povas diri, ke en la hispana liriko ekzistas sorĉaj anguloj kies legado vekas en ni, ne nur la plaĉon pro la beleco de la versoj, sed ankaŭ la plezuron, kiun oni sentas, ĉar iuj poemoj, verkitaj dum la Al-Andalusa periodo, havas certan plezurigan aromon troveblan nur en la plej delikataj floroj. Post tiu poetika enkonduko, la preleganto montris sian surprizon kiam, okaze de siaj esploroj por studi la popolan lirikon de la 8a ĝis la 16a jarcento por dokumenti fakon de lia verko “Lirikaj perloj de Al-Andalus” tiu agrabla sento ne forpasis.
La universitata generacio de nia preleganto, komencis la studon de la hispana liriko kun la poemo de “Mio Cid”, je la 12a jarcento, sed tute certe, la hispana liriko naskiĝis antaŭe, t.e. dum la regado de Abd-Allā, 9a jarcento.
Kun la alveno de araboj kaj ekregado de la dinastio omaja en Iberio, vekiĝis ĉe ni la inklino por la poezio, jam tradiciaj kutimoj de la kortego omaja en Bagdado aŭ en Damasko.
En la iberia rezidejo de la emiro, oni parolis nur la araban. Tiutempe, la lingvoj de la plej gravaj minoritatoj estis la araba, la hebrea parolata ĉe la judaj kvartaloj kaj la romanĉa uzata de la hispanoj, t.e. la latina en sia vulgariĝa periodo.
Okazis la naskiĝo de du popolaj versoformoj, “moasaĥo” ( versoformo inventita de Muhammad ibn Hamud al-Cabri “la blindulo”, de Cabra, urbo apud Kordovo) kaj “harĉoj” (nomo kiun ricevas la lastaj versoj sur la lasta strofo de la “mohaŝaĥo”). Sed tiu moasaĥo, kantata aŭ pli dialekte skribita, estis nomita “zegelo” (metrika popola versoformo eble perfektigita de la intelektulo Abu Bakr Muhammad ibn Bäyyä kaj la plej prestiĝa verkisto de zegeloj estis Abd al Malik ibn Quzmän, naskiĝinta en Kordovo en la jaro 1078, aŭtoro de kompleta verko titolita “Kanzonaro”.
Tiujn zegelojn ne nur oni kutimis reciti, sed ankaŭ oni kantis. Kun la forpaso de la tempo, la simpla popolo ripetis unu kaj alian fojon tiujn versopecojn, kaj plej ofte en la propra romanĉa lingvo, kaj tio enkonduis al la formiĝo de poemetoj nomitaj harĉoj, tiel antikvaj – diris la eminenta Ramon Menéndez Pidal – ke la poemo “Mio Cid” ŝajnis kvazaŭ verkita antaŭhieraŭ.
KAE-Informilo -7-
Kaj en tiu punkto konverĝas la studoj de la preleganto pri la hispana-araba poezio, kiun li jam priskribis en sia menciita verko kun la naskiĝo de la hispana liriko kaj li plene koincidas kun aliaj esploristoj akceptante kiel momenton de la naskiĝo de la hispana liriko la aperon de moaŝahoj kaj harĉoj.
S-ano Marco ilustris siajn tezojn kun la recitado de versaĵoj, kun specimenoj de arabaj vortoj miksitaj al la romanĉaj, poste akurate esperantigitaj.
Post tre dokumentitaj ekzemploj, detale kaj fake klarigitaj, oni povas konkludi ke estas grava eraro, ke lernolibroj pri la naskiĝo de la hispana literaturo prezentu kiel unuajn momentojn de nia liriko tekstojn, kiuj neniam ekzistis en la realo kaj forgesis, ke en tiuj primitivaj harĉoj kuŝis lo semo el kiu naskiĝis la hispana liriko.
MILAN SUDEC. UNIVERSALA ESPERANTO-KONGRESO EN ZAGREBO.
La partoprenantoj de tiu ĉi Internacia Semajno, havis okazon aŭskulti de kroatdevena samideano, informon pri la lasta Universala Kongreso, okazinta en Zagrebo. Milan Sudec, kiu partoprenis en tiu kongreso, amplekse komentis pri tiu evento, la 2-an de Oktobro, matene.
Kvankam nia amiko Sudec estas kroato, li komencis memorante, ke li foriris el lando en sia juneco, ke dum sia jam iomete longa vivo li loĝis en kelkaj partoj de la mondo, kaj ke li loĝas denove en Kroatio, sed sentas sin iomete eksterlandano. En urbo Zagrebo mem, precize sia naskiĝurbo, ankoraŭ sin sentas pli eksterlandano, aŭ, almenaŭ fremdulo.
La preleganto opiniis, ke prelegi pri iu ajn kongreso, universala aŭ ne, estas iomete enuiga afero, ĉar pli aŭ malpli, tiuj eventoj ĉiam estas similaj; malfermo solena, interkona vespera balo, kunsidoj de grupetoj, belartaj konkursoj, librovendejo, teatraĵoj, prelegoj kaj aliaĵoj.
Do, li profitis la prelegon por rakonti anekdotojn pri li mem, ekzemple kiam brita kongresano devis lin helpi trovi la kongresejon en sia propra naskiĝurbo, aŭ inviti aliajn kongresanojn, kiuj troviĝis inter ni, rakonti al ni iliajn proprajn anekdotojn.
Ĉar rigardi bildojn estas pli amuza maniero “vidi” la kongreson, li kunportis kaj projekciis vidbendon pri la tiu jara Zagreba Universala Kongreso de Esperanto.
GABRIELLE TREANTON. SIA ESPERANTO-AGADO EN GORADZE (BOSNIO)
Jaŭde matene, la 4an de Oktobro, estis la vico de nia agema samideanino Gabrielle Tréanton (=Gabi). La fakto, ke en la ŝipa ekskurso al urbeto Tossa de Mar, lunde matene, s-ino Tréanton suferis malagrabla akcidento, – ni kore deziris, deziras kaj deziros ke ĝi ne estu grava por ŝi -, sed kiu devigis ŝin resti en sia ĉambro la tutan semajnon, ni pretigis ŝanĝon en la vico de prelegantoj. Sed Gabi estas tre kuraĝa virino kaj je la horo anoncita, ŝi jam estis preta en la salono, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj por piedirado, pro prelegi.
Kiel en la antaŭa jaro kaj kune kun amikino sia, ŝi denove vojaĝis al Bosnio,
— bildo 5 —
KAE-Informilo – 8-
por daŭrigi ŝian helpon, pere de Esperanto, al la gejunularo de la urbo Goradze. Poste, ŝi invitis al loka staĝo en Bretonio tri junulinojn kaj ilian instruistinon, kiuj deziris lerni Esperanton (laŭ Cseh-metodo) por poste instrui la lingvon en ilia lando. Por nepre plenumi koncernajn dokumentojn rilate al la akcidento, ŝi devis mallongigi sian prelegon, sed ŝi adiaŭis dirante: “ĝis la venonta Internacia Semajno”. Dankon kaj kompletan resaniĝon.
Tuj sekve suriris al podio de prelegantoj nia senlaca samideano Giordano Moya. Sur la tablo kuŝis la libro ĵus eldonita de UEA, titolita “Esperanto en la 21a Jarcento”, kies aŭtoro estas LEE Chong-Yeong kun Gastokontribuantoj.
Kaj en la ĉapitro 9a. titolita “Inter Ideo de Esperantismo en la 21a Jarcento”, la gastokontribuanto kaj verkisto de tiuj paĝoj estas Giordano Moya.
Li sinteze prelegis pri la plej gravaj punktoj de tiu kontribuaĵo, elstarante ke la dudeka jarcento oni spertis grandajn ŝanĝiĝojn: du tutmondajn militojn, nacionalsocialismon de Hitlero, diktaturojn ankoraŭ regantajn kaj aliajn. La prospero de la scienco estis impona; aviado, malkovro de la atomenergio, informadiko, interreto. Oni ne povas forgesi, la danĝeron de homarpereigo pere de milito kun la atomenergio dum lastaj jaroj de la dudeka jarcento. Certe pro tio, eble ne okaziĝis. Tiu dudeka jarcento estis terura sed, je la fino, la horizonto iom klariĝis.
Kaj en la 21a jarcento oni alfrontos mondskale la procezon de planediĝo, kiu povas kunporti same avantaĝojn kaj samtempe grandajn riskojn.
Malgraŭ ke tiu procezo ne estas haltigebla nek haltiginda, estus dezirinde ke la scio de internacia lingvo alportus la justan rolon por gvidi la homaron racie kaj konscie survoje al nova etapo en la civilazacio.
GIORDANO MOYA. “RACIA EKOLOGIO”
Fermis la prelegojn, vendrede la 5-an de Oktobro, Giordano Moya, kiu disvolvis la temon “Racia Ekologio”. Resume, s-ano Moya diris, ke antaŭ kvarcent mil jaroj niaj antaŭloj malkrovis regi la fajron. Tiu dato ŝajnas al ni tre malproksima, sed laŭ evoluo de la vivo ĝi estas tre proksima.
Pratempe la naturo estis virga. Prahomoj estis malmultaj, sed premataj de lukto por la ekzistado kaj pro regado de la fajro komenciĝis la ekspansio de la homo. La animala regno devis sin nutri por vivi, precipe de vegetaloj. Tamen se ĉiuj devus sin vivteni per vegetaloj, la vegetaloj baldaŭ elĉerpiĝus. Ankaŭ kun la animaloj vegetalvoraj kunvivas la karnovoraj en certa ekvilibro, kvankam ekzistas multaj parazitoj, kiujn sin nutras el vegetaloj kaj eĉ animaloj. Al ni mem, homoj, niaj dentoj estas atakataj de fungoj. Aliparte, multaj vegetaloj havas kunlaborantajn insektojn, belaj floroj altiras insektojn, kiuj fekundigas ilin pere de poleo de aliaj vegetaloj.
Tra milionoj da jaroj la naturo kreis multajn vivantajn estaĵojn, devenantaj de la unuaj unuĉeluloj. Multaj praspecoj malaperis, aliaj rapide evoluis. Ekde la formiĝo de la Tero antaŭ 4500 milionoj da jaroj, se ni ilin reprezentas per unu
KAE-Informilo – 9 –
tago, la ekzisto de “homo sapiens” reprezentas nur tri sekundojn. Antaŭ tiuj tri sekundoj okazis la plej elstara ŝanĝo de la vivantaro, aperis certa grado de inteligenteco kapabla pro krei kulturon. Kun la homo aperis nova fazo en la monda vivo kaj la tuta tera surfaco jam de li estas ŝanĝita, senkonscie, sed kiu ajn inteligenta regado, tio povas generi neakordigeblan malekvilibron. Rompis la naturan ekvilibron kaj devige oni devas atentigi ĝin per racia ekvilibro.
La homo povas loĝi en ĉiu loko de la tera surfaco. La homo povis dense loĝadi, kaj tiu densiĝo ebligis, ke el inkstintaj krioj povis aperi la unuaj voĉaj signoj aŭ rudimentaj lingvoj. La homo delasis esti migranta vagulo kaj fariĝis loke loĝanta; baldaŭ aperis urboj kaj la organizado de diversaj socioj en ŝtatoj, fondiĝis armeoj kaj aperis la skribado. Pli ol malpli antaŭ tri mil jaroj a.K. jam fondiĝis la nuna civilizacio; la plej granda malkrovo estis la vapormaŝino, tute simple la aplikado de fajro por produkti energion, transporton de varoj, anstataŭadon de metioj per meĥanikigitaj fabrikoj kun impona produktado. Poste ĝeneraliĝis la elektro kaj uzado de benzino. Ĝis nuntempe, kiam la bezono de energio estas tiom impona, ke la fontoj de energio ne sufiĉas, ĉar tio jam estas tute industria kaj la malapero de la natura ekvilibro evidentiĝas kaj la homo devas sin proponi aranĝi la ekologian ekvilibron je monda skalo.
En tiuj ĉi tempoj de tutmondiĝo, nia patrio jam devas esti la tuta planedo. Alvenos momento en kiu devos esti limigita la nombro de loĝantoj kaj kreskado de la moderna vivado. La plej grava problemo konsistas en tio, ke la homaro estas disdividita en konkurantaj ŝtatoj, kaj oni aplikas la prosperon al militiloj por trudi mondan hegemonion.
Kiel agadi? Zamenhof kreis la lingvon Esperanto-n por unuigi la homaron: Nuntempe la esperantismo forgesis tiun celadon, agadas nur lingve. Do, ni esperantistoj, devas prezenti solvojn por la homaj kaj homaraj problemoj. Ni devas larĝigi la menson de la homoj por ke ni ĉiuj komprenu la problemaron de nia tempo, kies solvo bezonas unuiĝon de la homaro. Kaj tiu unuiĝo ne povas nek devas esti trudata de hegemonia potenco. Nur la neŭtrala lingvo Esperanto povas esti portanto de spirito por tiu kolektiva ŝanĝo de pensomaniero, kapabla por ebligi transiron al nova civilizacio, paca, humana kaj abunda.
LUIS SERRANO PÉREZ kaj SANTAIGO TORNE GRAU
==================================
NOTO: Se vi deziras havi la prelegon de s-ano Giorgio Silfer ni povas havigi al vi, kasedon 90 minuta, en kiu troviĝas la tuta prelego kaj la tuta debato. Tio estas demandoj kaj respondoj. Ĝia prezo estas kvin eŭroj. Ni konsilas al vi enkovertigi la kvin eŭrojn (bileton) kaj sendi la leteron al, S-ro Santiago Tornè. Apartat 423. 08200 SABADELL Hispanio.
==================================
. . NIAN GRATULON AL LA NOVA UEA-ESTRARO. PLENAN SUKCESON!
— bildo 6 —
KAE-Informilo – 10 –
OMAĜE AL NIA S-ANO SALVADORO GUMA I CLAVELL OKAZE DE LIA CENTJARIĜO (1901- X)
De Antonio Marco Botella
Nia talenta aktivisto, li esperantiĝis en 1917 kaj tuj distingiĝis pro sia regado de la esperanta gramatiko kaj flua senerara elparolo de la internacia lingvo.
Dum multaj jaroj li estis UEA-delegito en Reus, kaj E-kursojn en Barcelono, Alcover, Reus, Parizo kaj Solliés-Pont.
En la jaro 1926, la SAT-fondinto Lanti, proponis al li redakti “Sennaciulon”, respondecon kiun li ne povis akcepti pro sia provizora loĝado en Francio, sed signifis agnoskon pri lia kapableco.
Samideano Gumà verkis artikolojn, rakontojn, eseojn kaj poemojn en esperanto kaj en la kataluna lingvoj. Plurfoje venkinto en beletraj konkursoj, inter aliaj, en Belartaj Konkursoj de UEA, “Comella-Bassols”, Oomoto kaj en aliaj katalunlingvaj.
Li estis kunredaktoro de la revuo “Horizonto” kaj korektis la tekstojn de “Boletín” dum multaj jaroj. Preleganto elstara en esperanto kaj kataluna lingvoj, li multfoe estis membro de Juĝkomisionoj de Literaturaj Konkursoj, de “Fundación Esperanto” kaj de Internacia Floraj Ludoj.
Li ofte rezencis novajn librojn, tradukis rakontojn kaj poemojn el la kataluna kaj hispana lingvoj: por la Universala Kongreso de Madrido li tradukis plurajn kanzonojn kaj aranĝis ilin muzike por la “Ĥoro de Zaragozo” partoprenanta en programero de la UK.
Salvador Gumà estas unu el la esperantistoj plej kompletaj de Katalunujo.
ROMANCO AL MIA AMIKO SALVADOR GUMA
Vi, amiko’Gumà, centjara, mi salutas vin jubila! Kunlaboris ni milfoje ekde tiu tag’ feliĉa kiam en Terrassa ĝoje amikiĝis ni por ĉiam dum kongres’, karmemore, la unua postmilita.
Vi posedas grandan lerton kiun tiom mi admiras, mi ricevis vian helpon en beletr’ kaj kre-poezia. Homo kiu amas belon nur belecon disvatigas, vi disdonis kun talento tiun saĝon emocian.
Ke la dioj vin gardu vian sanon dum jarmilo; ke ili vin akompanu kaj donu al vi feliĉon!
Antonio Marco Botella Zaragozo jaro 2001
Okaze de la centjariĝo de s-ano Salvador Gumà estis eldonita de KEA memoriga libro, kiun vi povas akiri, se vi skribas al la Redakcio de KAE-Informilo. Prezo de la libro 6 eŭrojn plus sendokostoj
KAE-Informilo – 11 –
KURSOJ DE ESPERANTO DE K.A.E.
==================
Unue ni elstaras la trian Kurson de Esperanto – 2001, kiun KAE organizas en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono (Bellaterra) kies daŭro estas 30 horojn, kun Tri Kreditoj de libera elekto por la lernantoj, kiuj bone sukcesas; la profesoro estas s-ano Martí Guerrero i Cots. La akcepto de tiu propono denove estis pozitiva, 24 lernantoj aliĝis, la estraro de KAE estas tre kontenta ĉar nia restado Esperantista en tiu Universitato de Barcelono plifirmiĝas. Ankaŭ ni gratulas la iniciativon kaj ekonomian stimulon ricevita de Esperanta Fonduso kaj HEF interkonsentita ek de la komenco el tiuj kursoj.
Ankaŭ ni deziras mencii la ceterajn kursojn de la jaro 2001-2002 organizitaj de KAE en Sabadell kun tri lernantoj (Ramón Manau), ĉeestas 4 lernantoj en la Koresponda Kurso, katalune gvidata (Santiago Torné) kaj 5 lernantoj en la ankaŭ Koresponda Kurso kastilie gvidata de (Luis Serrano). La KAE Delegacio de la urbo Terrassa, ĉeestas 6 lernantoj (Ernest Roca) kaj la Delegacio en Hospitalet de Llobregat (Barcelono havas 16 lernantojn (Martí Guerrero i Cots) ni nin gratulas pro la sukceso.
JOSÉ Mª Galofré Domingo KAE-Prezidanto
=====================================
EĈ SE IOM MAFRUE
S-ano Pedro Miquel Pujol kaj lia edzino M. Luz Gerona Mikolau ĵus informis min pri la naskiĝo, en la 14-a de aprilo 2001, de ilia dua ido, nome de filino Julia Miquel Micolau.
Al la nova membro de familio Miquel-Micolau kaj ceteraj familianoj, nian gratulon.
V. Hernàndez Llusera
=====================================
KUBA ESPERANTO KONGRESO
La kvara Kuba Esperanto-Kongreso okazos en urbo Havano, de la 6a ĝis la 9a de marto 2002. Alloga programo, kun vizitoj al vidindaj lokoj de tiu mirinda urbo. Programon ni povas liveri al vi (kun restado-prezoj) se vi skribas al nia adreso. Vi ankaŭ povas kontakti la organizan komitaton : Fakse (537)338729 kaj rete kubesp@ip.etecsa.cu
Nepre aŭskultu Radio-Havanon. Ni subtenu tiun radioelsendejon. Kaj post aŭskultado sendu viajn opiniojn, sugestojn, kritikojn kaj kunlaboraĵojn al Radio Havano. Esperanto-redakcio. Pf.6240 Havano. Kubo. Retpoŝto radiohc@ip.etecsa.cu.
=====================================
La 75a SAT Kongreso okazos en Alicante (Hispanio) en la monato julio. Pliajn detalojn ni publikigos en venonta KAE-Informilon. Ankaŭ vi povas skribi al Martin Bustin Benito. Apartado 1443. 03080 ALICANTE.
Dua epoko, n-ro 39, julio-septembro 2002

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 39, julio-septembro 2002.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
Karaj gesamideanoj, plezure ni vin informas, ke la Prezidanto de UEA Prof. Renato Corsetti, prelegos sub la temo: UEA, FAKTOJ KAJ CELOJ, en la “10a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo”
[BILDO p.1 | 54,13,99,42] Kapemblemo de KAE en verda kadro: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 39 Dua Epoko. Deksesa aperjaro. Julio/Septembro 2002
[BILDO p.1 | 53,44,100,86] Nigrablanka foto: grupo de pliaĝaj gesamideanoj sidantaj ĉirkaŭ longa tablo en ĉambro kun bildoj kaj fervojaj fotoj sur la muroj.
IUJ EL LA ĈEESTANTOJ AL LA BABILADO EN LA SIDEJO DE HISPANA ESPERANTISTA FERVOJISTA ASOCIO (21-4-2002)
— bildo 2 —
PAGOTA OFICISTO SERĈATA
Pluvis leteroj, plej bone dirite, pluvegas leteroj, torentoj da leteroj venas konstante al la redakcio. Kiu povis tion imagi! Ne kredeble, karaj gesamideanoj, Sed tio estas vero, kiel estas vero ĉio, kio estas verkita en ĉi tiu paĝo. Sed vi ne pensu, ke tiu letero-rivero estas por nin laŭdi, flati, ne, tute ne! Vero estas, ke en iuj leteroj oni esprimas dankemon, oni gratulas nin pro nia konstanta laboro, por nia neniam antaŭe vidita sukceso. Ni, modestaj homoj, ricevi tiom da omaĝoj! Sed, karaj gelegantoj (se ankoraŭ restas iu, kiu legas ĉi tiun paĝon), ankaŭ venis multaj, multegaj leteroj, kiuj taksas nin kiel mensogistojn, fanfaronemajn. Kion fari? Ili jam rajtas esprimi siajn pensojn. Ni ne koleras pro tio. Ni post tiom da jaroj, jam scias, ke la geesperantistoj havas specialan karakteron. Kaj ni ne pardonas ilin, tiuj, kiuj malfavore opinias pri ni, ĉar ili faris nenian pekon, do ni havas nenion perdonendan. Jes, ili diras, kial ni troigas la nombron de la Esperanto-Grupoj en Hispanio, 2478. Nu, ili ne povas tion kredi, ĉar estas iuj, kiuj asertas tute konvinkitaj, ke eĉ en la tuta mondo, en la tuta universo, ne estas tiom da Esperanto-Grupoj. Kion ni povas diri? Fakte ni ne povas kontroli la Esperanto-Grupojn ekzistantajn en la mondo, ni jam havas sufiĉan laboron por kontroli ni mem. Ĉu vi ne aŭdis diri: Hispanio estas malsama, diferenca? Mi deziras diri al vi -sekreton- kvankam mi ne scias, ĉu mi rajtas tion fari. Kiam Hispanio ŝprucigos tra la tutan mondon tiun grandiozan nombron da geesperantistoj kaj precipe de ĉi tiu urbo Sabadell, kion vi faros? Mi jam scias, kion vi faros, vi frapos vian kapon kontraŭ la muron kaj diros, se necese laŭte, kiom azenoj ni estis. Ni ne volis kredi, ni ne volis fidi pri la sperton de tiuj abnegaciaj gesamideanoj de Sabadell. Kian lecionon vi pensos, kia ekzemplo de konstanta dediĉo por nia celo. Jes, jes, eble eĉ Zamenhof removiĝos en sia tombo. Se plej bone, atendi, ke la tempo pasos, ĉar la tempo estas la plej bona heroldo de la vivo.
Kaj vi pravas karaj gekolegoj, neniam ni anoncas ĉu la PAGOTA OFICISTO, jam funkcias. Ne ankoraŭ ne. Sed ni povas vin informi, ke post la deka selekto, ok lertaj kaj junaj gesamideanoj estis elektitaj, aŭ selektitaj, kvankam el tiuj ok nur restos unu aŭ du. Ni vidos. Mi jam scias, ke vi inteligenta leganto pensas, ĉu se estas tiom da gelernantoj, kiel ili povas ĉion aranĝi nur kun la laboro de du personoj? Jes, inteligentaj vi estas, sed vi ne scias, ke la granda ekonomia helpo, kiun ni ricevas de la aŭtoritatoj ĝin investos por akiri la plej modernajn maŝinojn por la instruado. Eĉ tiuj lernejoj, kiuj instruas la anglan envios nin. Kaj tiu estas nia vivo, nia ĉiutaga vivo kaj nia laboro. Sed ni bone komprenas tiujn gesamideanojn, kiujn malfidas je ni. Jes, jes ofte nia Esperanto-movado estis plena da fanfaronuloj, kiuj eĉ se kun bona intenco, ege malfavoris nian movadon. Pro tio ni estas modestaj, kaj ne deziras nin anonci en tiuj famaj internaciaj revuoj de nia kara Lingvo. Jes, ni jam scias, ke ni ankaŭ devos paroli pri la instruado de Esperanto, kiu komenciĝos en aŭtuno. Ne timu karaj geamikoj, vi estos plene informitaj. Kvankam prezentiĝas problemoj. Li kaj mi aŭ mi kaj li,laŭ via prefero.
— bildo 2 —
LIBROJ KAJ AMASOJ
= = = = = = = = = = =
Post la homamaso ĉe la bano-strandoj de Marbella, ŝprucas nun popolamaso ĉe la Librofoiro. Ortega tion titolus ne Amaso-Ribelo sed Amaso-submetiĝo.. Ĉar hodiaŭ la kvalito de iu ajn artiklo kalkuliĝas laŭ ĝia alfluo homamasa. En lando, kiel Hispanio, kies loĝantoj apenaŭ legas, Retiro, madrida granda parko, pleniĝas subite de legantoj, nur tial ke “kalendaro ordonas“. Sed kulturon oni ne povas improvizi, kaj bona leganto estiĝas nur post la tuta vivo, ĝis kiam li nur povos relegi.
La popoloj ekleviĝis unue dank’ al la revoluvioj, sed en la nuna momento dank’ al konsumismo. Ĉiuj revolucioj jam estingiĝis, kaj nune konsumisma revolucio estas ne manao sed manio: la tumultega aĉeto-manio. La popolon kolektas la libro nur kiam ĉi tiu mem transformiĝas en stakon, staplon, amason… La popolanoj ŝatas la librojn amasigitaj same ol la militistojn envicitaj; ĉar la publiko, nura kvanto, fasciniĝas, ĉe la grandaj parado-koncentriĝoj. Antaŭ belega pentro-ekspozicio en muzeo, la urbano viciĝas. Ĉu ili ŝatas pentraĵon? Tute ne. Ili emas viciĝi, kuriozas pri la vico, ĉar ili mem sentas sin vico, unika maniero rolagi. Kontraŭe, vera Librofoiro estus tiu en kiu malmultaj kaj mutemaj promenantoj aŭ legantoj bazarumus tra silentaj butikoj.
La vera kultura spektaklo estas ripoza, silenta, legpensa. Legvoranto kun libreto en la manoj inter ĉirkaŭa tumulto kaj bruego estas nur varo kaj reklamo. Kaj alvenante Librofoiro, la kulturo forfuĝas de l’Retiro!
La bonaj verkistoj ĉiam revas pri silenta, izola aŭ meditema leganto kiu almenaŭ fantazie kunlaboras, komprenas, aldonas aŭ diskutas kaj sen kiu nenia libro estas kompleta.
Sed venis amasiĝo (ne vera demokratio), kaj la popolanoj alestas al tiuj foiroj allogataj ne de kulturo, sed de si mem, ĉe la ŝanco transformiĝi en amason. La facile vendeblaj libroj estas vendataj kaj en foiroj kaj en butikoj. La malbonaj verkistoj alestas la foirojn kaj kompreneble tie ne vendas, ĉar tiuj foiroj pli similas homan gregon: la saman gregon kiu vidas senpere aŭ televide paradon de soldatoj en tiu linia vico kiel aperas en milita parado; aŭ la samajn civitanojn, kiuj alestas ĉion kio permesas amasiĝi, enmiksiĝi, stakiĝi, ĝis kiam de la granda kvanto ŝprucos vera emocio, ĉiam konsolanta; la samajn civitanojn ja, kiuj tretas la freŝan razenon ĉe la venko de la futbal-teamo.
Laŭ Baudelaire, en la grandaj homamasoj, ĉiu amuziĝas ĉe la ceteraj. Jen pro kio tiu ankaŭ ĝuas en Librofoiroj.
Sed demokratio ne konsistas en tio: amasigi la popolon kvazaŭ homan
– turnu la paĝon-
— bildo 3 —
varon. Demokratio estas viro aŭ virino kun libera tempo, silento kaj respekto por legi libron en la lasta benko de trankvila parko. Sed domaĝe, ni transformas la libron (kaj la verkistoj multe kulpas pri tio) en amasigo-ŝanco, festo-kolektiĝon, leĝeran vespermanĝo, kaj scivole stultan foliumado de enciklopedioj.
Ĵurnalo “EL Mundo”,junio 2.000
Traduko de Vale
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NIAJ BABILADOJ
La aprila babilado okazis ĉe “Hispana Esperantista Fervojista Asocio” la 21-an de aprilo 2002 kaj ĝi estis ĉeestata de 36 gesamideanoj, kiuj vere interesiĝis pri la diskutado, kiu okazis sub la temo: LA CIVITA KONDUTO EN NIA SOCIO, PRECIPE LA JUNULARO.
Mi devas sciigi, ke je la komneco ni silentis dum minuto, omaĝe al niaj bedaŭrataj samideanoj Lluis Mª Hernàndez Izal kaj Josep Ivern, kies vidvino s-anino Mª Julia Cacho troviĝis inter ni.
Oni opiniis, ke por bona konduko devas esti klereco. Sed aliaj diris, ke ofte homoj kleraj havas ne imitindan konduton. Ordinara homo laŭdire neklera povas havi perfektan konduton. Oni konkludis, ke la honesteco de ĉiu estas kio difinas la konduton. Tiu honesteco kondukis nin en alian dilemon, kio estas honesteco en nia socio? Kial estiĝas la malbona konduto? Eble la ekonomia situacio, la labormanko, la avareco, egoismo kaj ego mem de ĉiu civitano. Eĉ oni menciis la grekan kulturon, kie laŭdire estis granda klereco, sed la tiel fama demokratio estis bazita sur la sklaveco, do, ne imitinda konduto. Ankaŭ la naturo havis sian lokon, ĉar la homa konduto kun la naturo ne estas aprobinda. Jes, la junularo ĝia konduto ofte estas kritikinda malfavore. Oni diris, ke estas tro da libereco kaj parto el la junularo ne scias ĝin uzi, Ĉu pri tio kulpas la nuna socio? La junularo ne aceptas idealismojn kaj nur pensas al si mem.
De filizofia vidpunkto oni diris, ke la menso de la homo evoluiĝas tre malrapide. Oni atingas grandajn sukcesojn science kaj teknike, sed rilate al konduko inter la civitanoj malmulte oni progresas. Eble kun la pasado de la tempo, la homo atingos kondutan stadion por la kreado de plej bona kunvivado, sed kiom da tempo estos bezonata, kiom da generacioj devos veni? Respondo ne estis, kaj la optimismo ne estis granda.
Kaŭzo de malbona konduto estas la posedo de grandaj grundterenoj nur de unu persono, dum la aliaj malsatas. Estis du horoj, de plena “babilado” kun multaj intervenoj enpaĝigi ĉion ĉi tie ne eblas.
Nia Esperanto-movado ankaŭ ne restis for en tiu babilado, ĉar oni konsideris, ke nune apenaŭ se ekzistas idealismoj kaj Esperanto, estas unu el plej granda idealo de la mondo. Niaj fervojistaj kolegoj, bone gastigis nin pere de manĝetaĵoj kaj refreŝigaj trinkaĵoj. Fine en apuda restoracio, 31 gesamideanoj, praktikis la bonan konduton, sed manĝante.
MONTPINTULO
— bildo 3 —
ŜTAGO EN LA ESPERANTO-RESTADEJO, MONISTROL DE MONTSERRAT (Barcelono)
[BILDO p.3 | 55,12,78,35] Desegnaĵo: unuetaĝa domo antaŭ dentaj montoj (Montserrat), super kiuj brilas granda kvinpinta stelo; maldekstre arbo, ĉirkaŭe nuboj.
Barcelona Esperanto-Centro (BEC) jubileas kaj festas sian 25-jaran ekziston.
Tiucele BEC organizas staĝon dum la tagoj 6-7 kaj 8-a de septembro 2002. BEC invitas ĉiujn siajn membrojn, amikojn kaj simpatiantojn preni parton en ĉi tiu festo, kiu estas konsiderata kiel plia ero el la tuta progamo.
1-aj Someraj dialogoj en la Esperanto-Restadejo.
Jen titolo de la ĉefa arango en tiu staĝo al kiu oni aldonos aliajn.
Jen adreso: Camí del Pou 9, 08691- Monistrol de Montserrat. Pliajn informojn vi ricevos se vi telefonas al: 679 71 59 82, aŭ al 93 333 80 81. NI VIN ATENDAS!
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NIA BABILADO ĈE “LA FORMIKA MARTINENCA”
La deknaŭan de majo 2002, nia “babilemularo” renkontiĝis en la sidejo de “La Formiko Martinenca”. La temo tre aktuala estis “SOLIDARECO”. Pri io ni interkonsentis: Solidareco estas helpi, almenaŭ laŭ nuna koncepto. Ni ankaŭ konsentis, ke oni devas ĉion fari por eviti solidarecon, ĉar plej ofte solidareco signifas, ke iumaniere mankas justecon. Oni metis, kiel ekzemplon tio, kio okazas en Afriko kaj eĉ en Latina Ameriko, landoj al kiuj litere estas rabataj iliajn naturajn riĉaĵojn kaj poste oni petas solidarecon por ties loĝantoj. Ofte oni eksplodigas militojn kaj la kulpantoj de tiuj militoj poste ne hezitas peti solidarecon por tiuj landoj, kiujn ili mem detruis. Tamen estas cirkonstancoj de la vivo en kiuj solidareco estas ege necesa, ni aludas al tertremoj kaj aliaj naturaj katastrofo, kvankam la registaroj devus havi apartan budĝeton por tiuj okazintaĵoj. Ankaŭ tre ofte, tiu solidareco estas ege malbone uzita, distribuita kaj estas malhonestaj registaroj, kiuj alproprigas de ties helpo,
La demando; Kial oni ne petas solidarecon por la konstruado de armiloj?, kial ĉiam estas mono por la militoj? La malsato ekzistanta en multaj landoj neniel solviĝos komplete pere de la solidareco. Ne povas ekzisti dum la tuta vivo tiuj longaj vicoj de malsatantoj kun siaj teleroj almozante manĝaĵojn. Estas la registaroj, kiuj devas reagi kontraŭ tiuj situacioj. Eĉ ni menciis la urĝan neceson por multaj lingvoj, kiuj malaperas pro manko de solidareco. Nu, fine 26 geuloj, solidare kunmanĝis. ĈEESTINTO
— bildo 4 —
L’Hospitalet, 21an de majo 2002
S-roj REDAKTOROJ DE KAE-Informilo:
Sube jen kopio de letero sendita al Redakcio de “Boletin” organo de HEF, la 4an de junio de la pasinta jaro, petante publikigi ĝin en “Boletin”, sed tiu peto ne estis akceptita. Eble ĉar la skribaĵo kontraŭas opinion de elstara membro de HEF-Estraro. Mi petas publikigi tiun leteron en via Informilo. Dankon.
Elkoran saluton
Martí Guerrero i Cots
************************
L’Hospitalet, 4an de junio 2001
S-ro Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ
Los Coteros 1-C, 2-1.
ES-39600 MÚRIEDAS
CANTABRIA
Kara samideano:
Sube mi skribas artikolon, kiu kontraŭas opinion de s-ro Augusto Casquero. Mi esperas, ke demokratie vi akceptos ĝin por publikigo en BOLETIN. Dankon.
Mi profitas la okazon vin gratuli pro via eniro en la Akademio de Esperanto.
Elkoran saluton
VALENCIA KAJ KATALUNA LINGVOJ
En la numero 351 de “BOLETIN”, paĝo 11a, mi legis, ke s-ro Augusto Casquero prelegis en Pollando pri “Lingvoj de Hispanio” (kun speciala klarigo pri la diferenco inter la kataluna kaj valencia) Strangas al mi porti la polemikon pri la valencia kaj kataluna tiel malproksimen kiel Pollando.
Science, valencia, kataluna, baleara kaj andora lingvoj apartenas al la sama lingvo. La polemiko inter tiuj ĉi lingvoj estas ĉiam politikaj aferoj.
La valencia specialisto pri mezepoka historio, Enric Guinot skribis: “En ĉiuj paktoj, en kiuj intervenis la reĝo Jaume Iª por pritrakti kapitulacajn kondiĉojn kun la valenciaj muzulmanoj, ĉiam bezonis interpretiston por traduki la araban lingvon. Tio pruvas, ke la mozaraboj de Valencio parolis arabe”
Estas pli diferenco, ekzemple inter la lingvo parolata en Valladolid kaj la lingvo parolata en Andaluzio, ol la lingvo parolata en Valencio kaj la lingvo de Katalunio.
Mia opinio estas, ke ni trankvile povas nomi balearan, valencian, katalunan lingvon, sed tio ne volas diri, ke ili estas malsamaj lingvoj. Se iufoje politikemuloj deziras nomi andaluzian lingvon, meksikian lingvon, venezolanan lingvon, ktp, ŝajnas al mi, ke li trankvile povus fari, sed tiuj ĉi lingvoj apartenas al la sama kastilia lingvo.
Mi sugestas al s-ro Augusto Casquero, ke li demandu al simpatia valencia samideano Francisko Peris, ĉu kiam li interparolis kun katalunlingvanoj, trovis iujn miskomprenojn.
MARTÍ GUERRERO i COTS
— bildo 4 —
“LA BAPTOFILINO”, originale verkita en eŭska lingvo de Jon Mirande; ĝin tradukis el la eŭska kaj prologis Joxemari Sarasua. Eldonis FONTO; paĝo, 94, prezo 9 eŭroj. Monda distrbuanto Brazila Esperanto-Ligo.
Labora Ŝparkaso de Eŭskio, finance helpis la eldonon de tiu verko.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Malmultajn rolantojn uzas la aŭtoro de “La Baptofilino”, majstroverko de Jon Mirande, difinita de la propra verkisto kiel originala am-rakonto inter 30-jara viro, – la amanto kaj batopatro -, kaj Tereza, 11-jara knabineto, – la amata kaj baptofilino -. Akompanas al tiuj du precipaj roluloj, olda servistino, pranculino el vinagra mieno, kiu plendas pro sia laboro sed kiu servis kaj konis la viron jam de lia juna aĝo. Fraŭlino Izabela, juna kaj eleganta, la fianĉino de la viro, prenas parton, aŭ plej ekzakte, nur ŝvebas sur la scenoj de tiu romano, disvolviĝinta en antikva apudmara pradomo de nobela deveno.
Se samtempe oni imagas la agadon en monato marto kaj la ĉirkaŭaĵo venta, frida, kaj pluvema, facile alvenos al la menso de la legonto, elementoj de aliaj rakontoj travivitaj en kelkaj pejzaĝoj. La propra kaj eble deviga disvolviĝo de la verko, alportas la intervenon de familiano, kaj arta pentristo. Oni ne povas malkovri ĝian malnodiĝon; nur diri, ke finfine, la roluloj atingos la revatan “Tero-n de la Gejunuloj”
Surprizas kaj ĝojigas nin la fakto trovi en Esperanto verkon rekte tradukitan el la eŭska, lingvo tre antikva, – nunatempe aktualigita sub la nomo “batua”-, sed kun pli parola ol skriba tradicio. Ĵus en la pasintaj 50-aj jaroj komenciĝis la renoviĝo de la eŭska beletro per la verkoj de Jon Mirande kaj Gabriel Aresti.
“La Baptofilino”, (1959) ne povis esti eldonita, eble pro politikaj kialoj rilate al la lingvo uzita, ĝis 1970.
El la vidpunkto de nia internacia lingvo, nia aplaŭdas la disvastigadon de vortoj kiel tarda, poka, mava, setli, povra, friska, lanta, silva, pitmensa, tepida, aŭ monkra, malgraŭ tio ke, kelkaj el ili devigas la leganton iri al la glosaro trovebla je la fino de la verko. Ĉiam oni preferas “kiel ekzemplo” aŭ ” “ekzemple”, al la kutima “por ekzemplo”. Kaj iomete agacas la verbigado de adjektivoj kiel: samus, solis, junis, mezis, kaj aliaj; aŭ la konstanta forgeso de la pronomo “tiu” apud “ĉi”; tute neakceptebla la kunigo de adjektivo kun substantivo kiel “novfloro”.
Rekomendinda estas la legado de tiu verko; similajn rolulojn enhavas la romano “Lolita” de Nabokov; sed tiun verkon Mirande ne konis.
SANTIAGO TORNÉ GRAU
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NI DAŬRE INSISTAS: NI ATENDAS VIN, VENU AL 10-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO. 19-26an de OKTOBRO. CAMBRILS (TARRAGONO) HISPANIO. (ne lasu por morgaŭ tion, kion vi povas fari hodiaŭ, aliĝu tuj)
— bildo 1 —
Depósito Legal B-42645-92
Edita: Asociació Cultural Esperantista.
Eldonas: Kultura Asocio Esperantista.
Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021.
Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo.
Delegació en Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo.
KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21000461960200045498.
Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
********************************************************
TURISMA IMFORMILO PRI KATALUNIO EN ESPERANTO
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
La Aŭtonoma Registaro de Katalunio eldonis turisman broŝuron, 16 paĝa, granda formato 45 X 35 cm. bele ilustrita en kvin lingvoj, inter ili Esperanto.
Petu senpagan ekzempleron al jena adreso:
S-ino Cap de Secció de Publicacions
Direcció General de Turisme
Generalitat de Catalunya.
08080-Barcelona (Hispanio)
aŭ al retadreso: mllanos@correu.gencat.es
********************************************************
KURSOJ DE ESPERANTO EN BARCELONO:
Barcelona Esperanto – Centro. Adreso por la kurso: Convent de Sant Agustí. C/ Comerç 36. 08003-BARCELONA
Retadreso: <convent.agusti terra.es>
= = = = = = = = = = = = = = =
Ankaŭ Kurso de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO.
Ĉiumekrede je la 19,30 horo ĝis la 20.30 horo.
Adreso: C.C. Casinet d’Hostafrancs, str. Rector Triadó 53. Salono n-ro 1 (Barcelona) Telf. 93.3338081
= = = = = = = = = = = = = = = =
ATENTU: Se vi deziras aĉeti Esperanto-librojn, petu senpagan libro-liston de HEF, ĉe Luis Serrano Pérez. str Font Nova 32. 08202- Sabadell (Barcelono) La tuta Esperanta verkaro viadispone. Rete: luis_serrano@e-milio.com Tel. 93.727.50.21
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
NIA LINGVO
Tre plaĉas al la esperantistaro, kompari E-tekstojn de la unua periodo kaj de la komenco de la pasinta jarcento, rilate la nunajn, kaj oni trovis diversajn ŝanĝojn.
Ekzemple en la “Unua libro” de Zamenhof (1887) oni trovis legante atente la alfabeton, ke la 14-a litero (ĵ), aperas kun punkto kaj cirkunfleksa akcento, same en la vortareto de la libroj ĵaŭdo, ĵet, ĵur.
Tamen en la provnumero de “La Esperantisto” (1889), Zamenhof jam uzas la lieron (ĵ) sen la punkto, same kiel nun; certe li konsideris ne oportune, skribi konsonanton kun punkto kaj cirkunfleksa akcento.
Sed kio vere estas interesa kaj agrabla, por la esperantistaro, konstati la pertfektecon de la unuaj E-poemoj de Zamenhof: Patro mia. El la biblio. Letero. Mia penso. El Heine. Ho mia kor’. En la poemo “Ho mia kor'” ekzistas tajpita eraro, aperas “vinkos” anstataŭ “venkos”, sed tio ne gravas.
Oni ankaŭ diras, ke en liaj 40 ekzercoj de la “Ekzercaro” la perfekteco estas tute, eĉ oni rekomendas al la komencantoj, ke se ili ne trovas solvon pri kio ajn, ne hezitu, bonvolu peti la libreton kun al ekzercaro kaj sendube, ili trovos la ĝustan respondon al sia demando.
Ankaŭ oni komentas, ke la unuaj tradukaĵoj kaj prelegoj de Zamenhof, laŭ lingva kaj preciza nivelo eĉ estas pli alta ol tiu de la aktualaj verkistoj. Eble oni pravas aŭ ne, bonvolu legi ilin kaj ni atendas viajn opiniojn.
Ni prenu alian ekzemplon: en la libreto de la Oficiala Dokumentaro (1914) de la 5-a Kongreso de UEA en Parizo, en ĝi aperas kelkaj vortoj kuriozaj. 5ª kaj ne 5-a, U.E.A. kaj ne UEA, kotizaĵoj kaj ne kotizoj, vendredo 7 aŭgusto kaj ne vendredon la 7-an de aŭgusto. Komprenebla nuntempe estas uzataj: 5-a, UEA, kotizoj kaj vendredon la 7-an de aŭgusto.
Tre malmultaj ŝanĝoj dum 88 jaroj.
Pro la menciitaj faktoj, ni miras, ke ekde la unuaj jaroj, la lingvo internacia Esperanto, kiam estis kreata kaj uzata de Zamenhof eĉ por la unuaj verkistoj, ĝi jam estis matura kaj vivanta, kun tiel altlingva nivelo kiel la aliaj naciaj kulturaj lingvoj de la mondo.
S. ARAGAJ
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
RADIO BRONKA
Sendependa Radio, per frekvenco modulita 99,00 elradias Esperantan programon organizitan de Barcelona Esperanto-Centro, kaj sub la gvidado de M. López, Pako Crespo, Juanjo Crespo, kaj Susana.
La elsendo okazas lundon 19,20 h. Mardon-merkredon 0,25 h. Jaŭdon 10,11 h. Dimanĉon 15,16 h.
Estas eblecoj organizi kurson. Pliajn informojn: telefono 93.3594900
NI ATENDAS VIAN KUNLABORADON!
KAE-Informilo – 9 –
62a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO ALICANTE (HISPANIO). 1-2-3-4 AŬGUSTO 2002
KONGRESEJO: “Colegio Mayor Universitario de Alicante. Campus de la Universidad s/n. San Vicente del Raspeig (Alicante).
La universitato de Alikanto troviĝas en vilaĝo Sankta Vincento del Raspeig, tre proksima al la urbo. En tiu supera kolegio, ekzistas loĝejoj, sportejoj, parkumejoj, manĝejo, kafejo, granda salono. Ekzistas grava reto de transportiloj de la urbo al Sankta Vincento.
Prezoj: Aliĝo ĝis la 30a de junio 18 eŭroj por HEF-membroj,por ne membroj 24. Post tiu dato por HEF-membroj 22 eŭroj kaj por ne membroj 28 eŭroj.
Loĝado: En la Kongresejo, unulita ĉambro + matenmanĝo 20 eŭroj ĝis la 30 de junio poste 24 eŭroj. Nur estas 30 ĉambroj.
Aliaj loĝeblecoj en la urbo, kun tre diversaj prezoj. Ĉar en tiu monato aŭgusto la turismo estas tre forta, volu tuj rezervi ĉambron en hotelo.
La Kongreso konsistos el prelegoj. Ĝeneralaj Asembleo kaj aliaj tradiciaj kongresaj organizaĵoj.
Antaŭviditaj estas ekskursoj al la urbo Elche. Por viziti la Ĝardenon de la Pastro”. Tiu ekskurso estas duontaga. Prezo 10 eŭrojn.
Tuttaga ekskurso al Canalobre por viziti muzeon pri la hispana intercivitana milito. Sekve vizito al Benidorm. Prezo 36 eŭrojn.
Postkongresa ekskurso al Valencio. 36 eŭrojn
Pliajn detalojn vi ricevos de: Agusto Casquero. Avenida Burjasot, 29, A-31 46009-Valencia. Rete: augustocasquero@infonegocio.com
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Grava imformo pri Esperanto en la kataluna katolika Semajna Gazeto ” Catalunya Cristiana” (Katalunio Kristana).
Pli ol kvar paĝoj de tiu katolika gazeto estas dediĉitaj al Esperanto kaj ĝia historio. Ampleksa informado, en la kataluna lingvo, per kiu oni atentigas la leganton pri la Esperanto-movado ekde la unuaj tempoj. Pri la vivo kaj agado de L.L. Zamenhof kaj lia agado. Ĉio aperas sub la subskribo de Eduard Brufau kun la laŭdinda kunlaborado de s-ano Gabriel Mora i Arana. Eĉ ankaŭ estas spaco, en kiu oni rakontas pri la opinio de la rusa verkisto Lev Tolstoj. Ankaŭ estas informo de KEA por lernado de Esperanto en Barcelona, jen: Mallorca 207. 08036 Barcelona.
Entute laŭdinda informado pri Esperanto. Se vi deziras havigi tiun gazeton skribu al jena adreso: Catalunya Cristiana. Comtes de Bell-lloc, 67-69. 08014 Barcelona.
La datapero de tiu periodaĵo estis la 2-an de majo 2002.
Sendube la Esperanta informo atingos multajn personojn, ĉar krom librovendejoj ankaŭ ĝi estas distribuata en preĝejoj.
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
FESTIVALO DE LA EŬROPA MUZIKO KAJ KANZONO ANSTATAŬITA PER EŬROPA FESTIVALO DE LA ANGLA LINGVO
HONTON!
De Luis Serrano Pérez
Mi ĉiam pensis, ke tiu festivalo de la eŭropaj televizioj estus kvazaŭ fenestro por montri al la mondo la riĉecon lingvan kaj muzikan de la diversaj popoloj el kiuj konsistas Eŭropo, sed verŝajne mi tute eraris. Tiun evidentecon montris al mi la Festivalo nunajara, okazinta en Tallin (25-5-2002)
Hontu!, tiuj landoj, kiuj havante sian propran lingvon elektis la anglan. Kaj escepte tri landoj, Svisio, Francio kaj Slovenio, ĉiuj aliaj parte aŭ tute perfidis sian propran lingvon. Estis tre oportuna okazo por montri al milionoj da televizio-spektantoj, la riĉeco de sia lingvo, de tiu lingvo, kiun parolis iliaj gepatroj kaj ceteraj prafamilianoj. Kiacele? Verŝajne ke la nura celo estis la venko, la triumfo. Jes, oni rezignis kaj mi ripetas, oni perfidis, la valorojn artajn kaj kulturajn de siaj popoloj. Plorinda spektaklo. Kaj permesu al mi mencii unualoke, tiujn landojn, kies lingvoj estas malmulte konataj tra la mondo, kaj malpli uzataj. Kian historian okazon ili perdis por diri al la mondo. Jen, ni estas malmultaj, nia lingvo apenaŭ estas konata, sed jen, ni estas ĉi tie, kaj fiere ni montras al vi nian historion. Sed tio ne okazis. Eĉ la lando venkinta falis en tiun teruran eraron.
Kio rilatas al Hispanio, la afero ankoraŭ estas pli plorinda, kompatema. De antaŭ pluraj monatoj oni marteladis senĉese kaj ĉiutage niajn tempiojn pri tiu Festivalo. Oni kreis, muntis, la plej grandan – komercan negocon televizian-. Oni kolektis gejunulojn kaj oni estigis ilin artistojn. Oni sciis krei ankaŭ la necesan televizian gregaron, kiuj freneze subtenis tiun negocon. Ĉar la koncerna televizia kanalo eltiris bonajn profitojn.
Eĉ en ĝia propra memglorigo, jam oni antaŭvidis sin venkintojn. Ili volis manĝi la leporon antaŭ ĝin ĉasi, kaj venis la fiasko. Plenbuŝe oni parolis pri Hispanio. Unualoke la digneco de Hispanio, ili diris, sed parte oni perfidis la lingvon kaj venis la senreviĝo, adiaŭ ĉiuj iluzioj! Kia oportuna puno kontraŭ la vanteco! Kaj la breditoj ankoraŭ ne ĉesas aklami sian heroinon fiaskintan,
Mi ne scias, ĉu estas tro peti; sed mi opinias, ke se ni estas pretaj rezigini la lingvon plej parolatan en Hispanio, kial iam oni ne uzas la baskan, galegan aŭ katalunan, kiuj ankaŭ estas hispanaj?
Mi ne estas spertulo pri muziko nek pri kanzonoj, sed mi pensas, ke ne estas tiu festivalo la ĝusta loko por montri la valorojn de enlandaj folkloroj. Sed nia vivo “triumfanta” ĉion rezignas, perfidas cele al sukceso. HAVU HONTON.
KAE-Informilo – 11 –
“PREMIO NAPOLO 2002”
Napola Esperanto-Asocio organizas literaturan konkurson en la branĉoj poezio kaj prozo kaj bildokartoj desegno aŭ pentraĵo.
Ĉiu konkursanto sendu du ekzemplerojn de sia konkursaĵo.
Limodato ĝis la 30-9-2002,
Unua premio: Diplomo kaj Napola artaĵo. Dua premio: Diplomo kaj Napola artaĵo. Tria premio: Diplomo. Laŭda mencia diplomo ankaŭ ekzistas.
La konkursaĵon sendu subskribita per pseŭdonino. En aparta koverto metu la pseŭdonimon kaj vian realan nomon.
TEMO: “NAPOLO LAŬ REMEMORO KAJ FANTAZIO”
Adreso:NAPOLA ESPERANTO-ASOCIO. Via Pietro Castellino, 115 I-80131 NAPOLI. Italio. Telf. +39 81/5467760.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
RADIO HAVANO KUBO
Nuntempe nia programo estas aŭdebla per la reto kaj daŭre per mallonga ondo, do, nia elsendo al Eŭropo okazas dimanĉe je la 19,30 utc en 21 metroj 13715 khz kaj al Tuta Ameriko je la 15.00 horo utc en 25 metroj 11760 khz kaj denove per sama frekvenco je la 23.30 utc. Per la reto ĝi estas aŭdebla pere de servilo de Aŭstria Radio Internacia, do, vi povas trovi nin laŭ via deziro kaj mendo. Ni ŝatus, ke provu nin kapti kaj poste, laŭeble, sciigi al ni vian komenton. Jen la adreso: http:/roi.orf.at/esperanto/es demand.html.
Kaj rete: <radiohc@ip.etecsa,cu>
KONKURSO RUMO HAVANA KLUBO.
Radio Havano de Kubo invitas vin preni parton en konkurso pri la historio de la Kuba Rumo.
Vi nur devas respondi al la jena demando: KION VI SCIAS PRI LA RUMA MUZEO DE HAVANA KLUBO. (Vi povas respondi en diversaj lingvoj, inter ili Esperanto. La du unuaj premiitoj povas vojaĝi al Kubo senpage kun unu semajna restado. Ankaŭ oni aljuĝos aliajn dek premiojn, kiuj konsistas el diversaj rememoraĵoj. La limodato por sendo de konkursaĵoj estas ĝis la 31 de decembro 2002. Radio Habana. Apartado 6240. La Habana. Cuba
DANKE: Lourdes López Direktorino pri korespondado (Esperanta fako)
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
EKSPOZICIO
La duan de julio 2002, je la 19:30 horo estos inaŭgurata ekspozicio pri pentraĵoj “Casal Pére IV,” Rambla 67, SABADELL, pri la temo “LA HOROROJ DE LA NAZIISMO”
Vi povos ĝin viziti de la dua julio ĝis la dekkvara sammonate.
Aŭtorino: Mª Rosa Vives. Organizas KAE.
Dua epoko, n-ro 40, oktobro-decembro 2002

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 40, oktobro-decembro 2002.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 56,2,99,34] Kapemblemo de la bulteno en verda kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj konturitaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo», vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Nº 40 Dua Epoko. Deksesa aperjaro. Okto/Decem. 2002
[BILDO p.1 | 55,37,99,84] Nigrablanka foto: grupo de viroj kaj virinoj, iuj starantaj kaj iuj kaŭrantaj, antaŭ blanka domo kun arboj; malantaŭ ili granda tolo kun la surskribo «ESPERANTO EN LA SERVO … LA EDUKO, LA …O KAJ LA SCIE…».
IUJ EL LA PARTOPRENANTOJ AL LA UNUAJ DIALOGOJ. EN “ESPERANTO-RESTADEJO”
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –
PAGOTA OFICISTO SERĈATA
Hodiaŭ, karaj gesamideanoj,ni alportas al ĉi tiu paĝo, kiu por iuj, eble ŝajnas enigmo la solvon, la respondon al demando, kiu sendube ĉiam aperis en via menso; nu, kiam oni anoncos al ni la trovon, elekton aŭ selekton de tiu fama oficisto? Gekaregaj ne plu suferu! Feliĉe, ekde nun vi povas dormi trankvile, ĉar unu el la plej gravaj problemoj de la nuna Esperanto-movado, hodiaŭ, jes, jes, hodiaŭ mem, kiel dirite ne plu estos problemo aŭ ĝi estos problemo solvita. Nu, atentu kaj legu malrapide, ne nur unu sed du oficistojn ni elektis, kaj ne estas oficistoj, sed pli bone dirite estas du oficistinoj. Pardonu nin, ĉiuj aliaj, kiuj celis okupi ĉi tiun laborpostenon, ĉar krom labori por Esperanto, fakte tiu tasko, oni devas ĝin rigardi, konsideri, kiel laborpostenon. Tiuj du oficistinoj (konstatu, ke ni duobligis la dungitojn, anstataŭ unu estas du). Nu, unu el tiuj du dungitoj nomiĝis NOEMI, ŝi ne estas hispana, ŝi devenas el Afriko, ŝi estas bruna kaj bela, laŭ foto sendita. Tamen, karaj geamikoj, ni devas tuj klarigi, ke tiu Noemi, havas neniam rilaton al tiu famega tutmonde konata modelistino Noemi Campbell. Tio estas evidente, tiu famega kaj riĉa virino, kiu regadis la korojn de multaj viroj, ne povus akcepti ĉi tiun postenon, kies salajro, se kontentiga por normala laboristino, estus ridinda por la menciata modelistino. Kaj malgraŭ ŝia famo ankaŭ ni devas nin demandi, ĉu ŝi konas Esperanton?, sendube ŝi konas multajn lingvojn, sed ne nian karan Esperanton. Ĉu vi povas imagi, kio okazus se tiu fama Noemi Campell estus esperantistino? Ni preferas ne priskribi la emociigon de la esperantistaro kaj eĉ de la mondo. Nia Noemi estas pli modesta, ne estas fama (eble ekde nun ŝi famiĝos). Ŝi devenas, kiel dirite supre de iu lando el Afriko. Ni silentos pri la nomo de la lando. Ŝi parolas perfekte Esperanton, havas dolĉan voĉon kaj alloga kaj svelta korpo. Ni pensas, ke tiuj normalaj detaloj pri ŝia personeco jam sufiĉas, almenaŭ momente. Kiam vi venos al Sabadell, vi jam konos ŝin persone.
Sed, karaj gesamideanoj, al ni prezentiĝas grava problemo, kies solvo ne dependas de ni, sed de la hispanaj aŭtoritatoj. Vi jam scias, kiel estas nuntempe la afero de la elmigrado aŭ enmigrado. Ni bezonas dokumentojn, precipe laborajn dokumentojn, por ke ŝi povos veni. La unua konsulto al la koncernaj instancoj ne estis favora al nia peto, al niaj deziroj. Vi mem povas konstati la situacion por la gelaboristoj, kiuj deziras labori en Hispanio. Sen “paperoj” ne estas laboro, kaj tiujn “paperojn” oni povas havi nur se oni havas laboron. Do, devas komenci funkcii la burokrataro, la oficiala burokrataro, kaj en tiu “komplika arbaro” ni estas ege malbonaj esploristoj. Ni pensas, ke eble iu hispana samidean-ino, havas influon en la koncerna oficiala instanco kaj povos li/ŝi nin helpi. Evidente ni ne deziras, ke ŝi venu eksterleĝe kaj samamaniere ŝi loĝos ĉi tie. Malgraŭ ĉio ni estas optimismaj, kaj ni venkos!
Jes, sendube vi demandos vin, nu, kio estas pri la alia oficistino, kiel ŝi nomiĝas? Karegaj gesamideanoj, ne suferu, ĉio alvenos! Li kaj mi aŭ mi kaj li, laŭ via prefero.
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 3 –
MORTIS SAMIDEANINO ANTONIA GALBANY de CRIACH (1907 – 2002)
La trian de julio 2002, mortis samideanino Antonia Galbany. Ŝi estis 95 jara. Dum ŝi promenadis en Calella ŝin sentis malsana, translokigita al hospitalo, ŝi mortis la sekvantan tagon.
Kiam mi venis al Sabadell en la jaro 1963, mi tuj konis la geedzojn Antonia kaj Antonio. Ni, mia edzino kaj mi ofte vizitis ilin. Ili loĝis en domo ĉirkaŭata de gardeno, kie ili semadis kaj rikoltis diversajn fruktojn kaj legomojn. Tiu tereno troviĝis en la ĉikaŭajoj de Sabadell, sed la urbanizado de Sabadell preskaŭ devigis ilin vendi sian propieton. Unue ili foriris al Barcelon kaj poste al Calella.
La hejmo de tiu geparo estis vera Esperanta hejmo. Viziti ilin estis kvazaŭ vivi en Esperantujo. Konstante estis kunvenoj, rekontiĝoj en tiu hejmo, en tiu domo, kies vera lingvo estis Esperanto. La uzado de aliaj lingvoj preskaŭ oni povas diri estis malpermesata. Ĉiam ili estis pretaj helpi Esperanton. Tiun Esperantan hejmon vizitis multaj eksterlandanoj, kiuj kun granda plezuro estas gastigataj de tiu fervora esperantista geparo, kiu estis Antonio kaj Antonia. Ili ambaŭ donis gravan impulson al Esperanto-movado en Sabadell. Mi tute sincere diras, ke neniam mi vidis alian geparon kun tiom da entuziasmo por la triumfo de Esperanto.
Ili havis filinon Pepita, kiu kiel vi povas supozi ankaŭ estis esperantistino. Ilia filino edziniĝis al norvega esperantisto, kaj ekde tiam ŝi loĝas en tiu skandinava lando. Tiu geparo norvega-hispana ankaŭ havis du gefilojn, kiuj vi jam povas imagi estas esperantistoj, kaj ĉi tiu plej juna geparoj ankaŭ havis gefilojn, laŭ oni diras – ĉiuj esperantistoj de naskiĝo-. Tiu estis tiu arbo kun tiuj radikoj Esperantaj, iam kreskanta en Sabadell.
Ili ambaŭ ĉiam estis pretaj helpi la lokan Esperanton-movadon kaj ili eĉ aĉetis lokalon, por plej bona laborado por Esperanto. Tiu ejo estis inaŭgurita okaze de la Hispana Esperanto-Kongreso en la jaro 1977. Hodiaŭ tiu lokalo estas propraĵo de Centro de Esperanto Sabadell.
Nia kara Antonia en la jaro 1975, Internacia Jaro dediĉita al la Virino, estis omaĝita, kun la medalo “Klara Silbernik”, ŝi estis la unua virino, kiun ricevis tiun distingon. Poste “Hispana Esperanto-Muzeo” okupiĝis pri la omaĝado al dudek ses pliaj hispanaj virinoj.
El ĉiuj Esperantaj hejmoj, kiujn mi vizitis ĉiam restas en mia memoro, tiu domo en la Sabdell-a kvartalo C’a n’Oriac kaj la entuziasmo kiu regis en ĝi. Nu, al ŝia filino, bofilo, genepoj kaj gepranepoj kaj pliaj familianoj, mian, nian plej sinceran kondolencon.
LUIS SERRANO PÉREZ
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 4 –
LA ALIA AFRIKA ŜULDO
De Santiago Perinat
La sociologo Edmundo Sepa kaj la ĵurnalisto Andreu Claret lasis ne kompletigita sian denuncon pri la afrika ŝuldo. Al la trakto (1) de sep milionoj da negraj sklavoj ĝis la alia flanko de la Atlantiko, oni devas aldoni aliajn dekok milionojn, kiuj estis senditaj al islamaj landoj de la Hindia maro, tra la vojo de la rivero Nilo aŭ en karavanoj tra Saĥara dezerto. Tiu trakto oni komencis en la jarcento 7-a kaj ne finiĝis, minimume, ĝis 1937.
La kapitano Burton, dum sia vojaĝo al la lago Tanganiko (1857-59) trairis regionojn, kiuj estis forrabitaj de la ĉasistoj de sklavoj. La militistoj Masai, Caufis, Roris kaj Tutas (2), periode organizadis ekspediciojn kontraŭ la plej malfortaj triboj. Tio ilin entuziasmigis: eltiris ekonomiajn profitojn kaj sin amuzis dum la ĉasado kaj sekve fanfaronadis pri siaj heroaĵoj kaj ruzeco per kiu timigis al la Kikuyos, los Nandi kaj la Teita. Kiel bonaj nomadoj, ili ne posedis sklavojn, sklavoj, kiuj estis venditaj al la arabaj komercistoj. En la socio de la marbordo hodiaŭ (Somalio, Kenio kaj Tanzanio), la sklava loĝantaro atingis eĉ la 90 procentojn.
En okcidenta Afriko ankaŭ estis trakto cele al araba mondo, 400 jaroj antaŭ ol tiu al Ameriko. La urbo de Djenné (Mali) estis islamigita en la jaro 1050, kaj fariĝis sklava merkato, sklavoj alportitaj de Gvineo. Uidad (Sudano) kaj Kanen-Bornu (Niĝerio) estis aliaj gravaj centroj sklavistaj, kiel Romo, Kartago aŭ Estambulo.
La unua eŭropa merkato de sklavoj estis la kastelo de Elmina (Gahno), ĝi estis fondita de la portugaloj en 1482, kvankam la tratado tra la Atlantiko, je industria nivelo ne estis inicita ĝis 1620, dato de la unua elŝipigo de negroj en Virginia. Ĝi finiĝis en 1861 post la Intercivitana milito de Usono. En tute, 250 jaroj. Pro sanitariaj kialoj la eŭropanoj ne eniris la Afrikan Kontinenton ĝis 1890. La blankaj soldatoj en la kazernoj de Eburolando, de la Oro kaj de la Sklavoj estis malliberuloj al kiuj oni pardonis la punon, kiu signifis putriĝi dum dek aŭ dekkvin jaroj en la karcero, per la servado tie en tre malfavoraj kondiĉoj. Ili vivis ĉirkaŭ dek monatoj ĝis, kiam la malario aŭ paludismo portis ilin en la alian mondon. La sklavoj estis alportataj de afrikaj regnoj de la delto de rivero Niger, aŭ per povaj monarkioj: la Dahomey kaj la Ashanti (Ĝahno), kiuj faris kampanjon post kampanjo cele kapti aliajn negrojn. La anglaj, nederlandaj kaj danaj komercistoj pagis pere de tolaĵoj kaj armiloj. Ĉi tiuj armiloj permesis al -yorubas kaj dahomis- aranĝi novajn ekspediciojn.
La afrikaj lideroj ofte retenis la virinojn kaj infanojn pli obeemajn, por labori kiel hejmaj sklavoj aŭ en kampoj de arakidoj, palmarbaroj kaj muelilejoj, kaj iuj en la minejoj.
— bildo 3 —
- 5-
La viroj estis senditaj al Ameriko, kio laŭ la brita enciklopedio (eldono 1970) evitis ilian senkapigon.
La monkompenson, kiun hodiaŭ postulas s-ro Sepa Bonaba por ĉi tiu malnobla komerco devas esti pagata de eŭropanoj, muzulmanoj kaj de la mem afrikanoj, sen ekskludi eĉ la pitoreskajn Masai. Pli malfacile estos konkretigi, kiuj enspezos; ĉu la heredontoj de la sklavoj, kiuj hodiaŭ vivas en Nova Orleans aŭ tiuj, kiuj restis en Afriko.
Publikigita en “Metro” senpaga ĵurnalo de Barcelono
NOTOJ.
(1) trakto, radiko en ĉi tiu kazo aplikata al la komercado de homaj estaĵoj.
(2) Rezigno, esperantigi tiujn nomojn.
==================================
KURSO DE ESPERANTO 2002/2003
En “Centre Civic de la Concordia” C/ Lusitania nº 3
Ĝi okazos ĉiun lundon kaj ĵaŭdon, je la 7a ĝis la 8a vespere.
Komenco: 14-an de oktobro 2002.
==================================
==================================
KRISTNASKA LOTERIO DE K.A.E
LA NUNJARA ELEKTITA NUMERO ESTAS: 33707
Dato de la lutumado 22-12-2002
ĈIU BILETO PREZAS DU EŬROJN.
(Reala ludata kvanto 1,70 eŭroj)
==================================
==================================
10a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO de la KULTURO kaj TURISMO (19-26-an de oktbro 2002)
Petu tuj informojn. Letere al s-ro Santiago Torné Grau. Telf. 937253421. Fakse 937314111. Rete <luis_serrano@mixmail.com)
Karaj gesamideanoj ankoraŭ estas tempo. ALIĜU!
Prof. Renato Corsetti, prelegos la dimanĉon 20-an je la 16:30 horo.
==================================
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 6 –
E S P E R A N T I S M O
Prelegoj kaj eseoj
Aŭtoro: Giordano Moya Escayola. Antaŭparolo de Stefan Maul, eldonas kaj distribuas: Barcelona Esperanto-Centro. 238 p. 20 X 14. Prezo 8 eŭroj.
Tiu ĉi estas la kvara verko de tiu aŭtoro, kiu alvenas al niaj manoj en nia internacia lingvo. De la sama verkisto, katalunlingve, -sed ankaŭ interrilatigitaj kun Esperanto -, ni konas aliajn du verkojn.
Nura rigardo al la enhavtabelo evidentiĝas la intermiksiĝoj de pensoj kaj ideoj, verkitaj kaj kolektitaj de la jaro, 1969 ĝis 1997, ĉar estas kompilado de diversaj prelegoj kaj prezentado de eseoj de tiu aŭtoro dum tridek jaroj de lia pli longa esperantisteco.
En si mem, la verko estas vera kompilado de ideoj pri ekonomio, etiko, historio, -ne nur de nia movado-, kaj nemovebla konvinko de Moya pri la roloj kaj de Esperanto kaj de homaranismo. Ĉio dirite en tre facila kaj legebla prozo. La aŭtoro, en la enkonduko mem, konfesas ŝanĝojn en siaj internaj pensoj dum tiu vasta periodo.
Moya per siaj lertaj pensoj, ne nur filozofaj, precipe pri etiko, kutime profunde analizas ekonomiajn aspektojn kaj li sendube elstarigas la fakton, ke la nuna ekonomia situacio tute malsimilas de la antikva komerca trafiko, ĉar antaŭe produktado estis nur per manfarado en malgrandaj metiejoj, sed nuntempe, ĉio rapide ŝanĝiĝas, kaj el tio eliras novaj problemoj.
Oni konstatas ŝanĝojn ne nur de unu generacio al alia, sed de jaro al jaro. La disvolviĝo de la nuna industrio de amasa produktado kaj la perspektivo de aŭtomatiĝo, situas la problemo en la vendado de tiu ĉiutaga plia kreskado de la vara produktado, kun la ciklaj ekonomiaj krizoj.
Tiuj asertoj malfermas la pordojn por ke la aŭtoro memoru la mondajn problemojn ĉiam neforgesante la terurajn nuntempajn militajn riskojn.
En tiu verko, la legonto trovos multajn paĝojn de la hispana Esperanto-historio, -precipe pri 1936/1939-aj jaroj de la intercivitana milito-, persone vivitaj de la aŭtoro.
Nuntempe kaj jam delonge, la lingva problemo fariĝas akuta, sed oni alprenas aliajn lingvojn (precipe la angla-usonan kiel internacian) sed Esperanto estas ignorata kaj anstataŭ impulsi la homarunuiĝon, oni rigardas malantaŭen kaj oni revas pri malgrandaj ŝtatoj laŭ lingvoj, religioj kaj etnoj en idealigita mezepoko, malgraŭ, ke ni troviĝas en la historia tempo de planediĝo. Renaskiĝas etnaj ŝovinismoj, kio ne estas alio ol revi pri mezepokaj institucioj. En tiu kadro, kunvivado sub ununura sama ideologio estas totalismo, kiu sklavigas la homojn
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 7 –
kaj stagnas la proceson de socia evoluo.
Hodiaŭ oni povas esplori la tutan verkaron de Zamenhof dank’ al la imponaj eldonoj de la japana “Ludovikito”. Tio metas antaŭ niaj okuloj, ne nur la kialon de la internacia lingvo sed ankaŭ tiun de la interna ideo, kiu akompanis ĝin, ĉar fakte Zamenhof proponis la lingvon Esperanto-n, ne por la precipa rolo de internacia helpa lingvo, sed kiel portanto de sento por unuiĝo de la homaro.
Moya memorigas nin, kaj arde ĝin subtenas, ke la homaranismo de Zamenhof celas unuigi la tutan homaron, fare de neeklezia religia sento.
Nenio plu grava sur la kampo de kulturo. – kaj ni aldonas por multaj aliaj aspektoj-. ol enkonduko de komuna interna lingvo, Certe, sed, kiun mesaĝon alportas la esperantismo nuntempe? Nenion, diras la esperantistoj. Nia Esperanto-movado pli ŝajnas dormado ol movado. Ne Esperanto kiel nura tempopasigilo. La aŭtoro firme daŭras konsilante, ke ni, esperantistoj, devas malsupreniri al la areno de la mondo por impulsi la imponan taskon ŝanĝi la civilizacion en alian novan de unuiĝinta homaro. Sed pro tio ni devas profiti ambaŭ ideojn de Zamenhof. tio estas, Esperanto -granda lingvo por nia nuna malgranda planedo-, kaj Homaranismo, jam delonge forgesita de ni ĉiuj. Kaj kun ambaŭ ideoj ni atingos, kiel en la versaĵoj de “La Espero”, ke “la popolo faros en konsento, unu grandan rondon familian”.
En antaŭaj tempoj, recenzistoj kutime parolis pri koboldetoj, tiuj simpatiaj estaĵuletoj, kies korinklino estis viziti la presejojn kaj meti erarojn en la laboro de la suferantaj verkistoj. Hodiaŭ ne; ĉar nuntempe tiuj koboldetoj loĝas apud la komputiloj ŝanĝante la tajpan laboron. Kaj pro tio, en ĉi tiu verko ankaŭ aperas kelkaj tajperaroj kiel “entuziamon” (paĝ 67) “papablas” (72) “mikŝaĵo” (94) “sabadelano” (99), “demogogio” (178) aŭ “malsuprenri” (234), kaj aliaj, sed sendube neniuj faritaj de la aŭtoro. Alia afero estas legi tri aŭ kvar frazojn similajn al “konstanta lukto de unuj homoj kontraŭ aliaj (paĝ. 46). numeralo, kiun oni povas ŝanĝi por “iuj”, aŭ kelkaj “por ekzemplo”, tute simple kun la vorto “ekzemple”.
Resume, la aĉetonto ricevos verkon belaspekta, bone bindita, facile legebla kaj tute rekomendinda, kiu krome alportos al li/ŝi la pluson kaj minuson, la zeniton kaj la nadiron de la esperantismo.
SANTIAGO TORNÉ i GRAU
==================================
Ĵus aperis vortaro hispana-Esperanta en ambaŭ direktoj de nia akademiano M. Gutierrez Aduriz, 475 paĝoj, formato 17 X 11 cm. Prezo 9 eŭroj. Nova Ilustrita Vortaro ankaŭ estas viadispone en HEF Libro-servo. Adreso: Luis Serrano Pérez. Font Nova 32. 08202-Sabadell. Tel. 937275021. Sabadell. Retadreso luis_serrano@mixmail.com
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista. Eldonas: Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. luis_serrano@mixmail.com
Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo.
Delegació en Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo.
KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21000461960200045498.
Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
PERADO DE REVUOJ POR LA JARO 2003
KAE-Informilo. Peranto Santiago Torné Grau. Roca 22, 3er, 1º. 08208 SABADELL (Barcelona) Tel. 937253421.
Abono-prezo 6 eŭroj, kiuj ankaŭ rajtigas vin kiel membron de KAE. Vi povas pagi pere de poŝta ĝiro aŭ al konto 21000461960200045498 de “La Caixa”
==================================
| Heroldo de Esperanto | 30 eŭroj. aerpoŝte + 18 eŭroj. |
| LITERATURA FOIRO. | 28 eŭroj. aerpoŝte + 8 eŭroj. |
| LA GAZETO. | 26 eŭroj. (SES NUMEROJ) |
| LA ONDO. | 25 eŭroj. |
| La MIGRANTO. | 8 eŭroj. |
| INTERNACIISTO. | 15 eŭroj. |
De ĉiu gazeto vi povas peti provekzempleron.
Peranto: Luis Serrano Pérez. Font Nova 32, 08202-SABADELL (Barcelona) Telf. 93-727-50-21 interreto luis_serrano@mixmail.com
Vi povas pagi per poŝta ĝiro, aŭ al konto 0081 0900 82 0006712480 . Banco Sabadell, je mia nomo. Prefere ne sendu bankĉekojn, se jes, aldonu 1,50 eŭrojn por banko-elspezoj.
============
Sennaciulo: Pedro A. Hernández Ubeda. Adreso: Sainz de Baranda, 44, 3º D. 28009. MADRID. Prezo konsultenda. esperanto@mi.madritel.es
============
Por aliĝo al Hispana Esperanto-Federacio: Rodriguez San Pedro 13,3º[?], 7. 28015-MADRID. Rete: admin@esperanto-es.net
— bildo 5 —
61a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO ALAKANTO 1a-4an de AŬGUSTO 2002
La kongreso komenciĝis fakte la tagon 31an de julio vespere, ĉar tiam okazis la interkona vespero, apud la naĝejo. Kongresanoj kaj organizantoj interŝanĝis salutojn, dialogis kaj s-ro Augusto konfirmis al ĉiuj la ĉefajn erojn de la Kongresa programo.
Matene 1an. La Organiza Loka Komitato estis preta akcepti la kongresanojn en la granda kaj bela enirejo de la Kongresejo.
Oni preprais libroservon, fiksi Esperant-flagon sur diversaj lokoj kaj disdonis la Kongresajn dokumentojn, kiuj vere estis diversaj kaj tre allogaj: Turismaj broŝuroj de Alakanto, Cheste, Valencio kaj Katalunio, bruŝuro eldonita de Monda Turismo, Revuo Kontakto de UEA kaj 6 instruaj informfolioj eldonitaj de HEF.
Poste s-ro Manuel Parra sekretario de HEF kaj aliaj HEF-estraranoj kaj delegitoj de E-Asocioj pritraktis la plej interesajn temojn de la tagordo.
Sekve s-ino Ana Manero prelegis pri “Kia informado ĉe foiroj kaj similaj aranĝoj?”. Ŝi flue precize kaj elokvente informis nin pri siaj spertoj okaze de “Expolingva” en Madrido kaj konsilis kiamaniere informi la neesperantistojn pri Esperanto.
Post minutoj de paŭzo s-ro Miguel Gutiérrez enkondukis la prezenton de la lasta verko de Giordano Moya, menciante la E-agadon de la prelegonto s-ro S. Aragaj, kiu tuj disdonis ekzempleron de la libro “Esperantismo. Prelegoj kaj Eseoj” al ĉiu, ĉeestanto, tuj skize S. Aragaj prezentis la ĉefajn temojn de la libro kaj proponis al la kongresanoj kunagadon pri la prelego “Milito kaj Paco” verkita okaze de la 29a SAT Kongreso en Sant Cugat del Valles la 6-an de aŭgusto 1986. S-ro Peng Zhenming el Ĉinio komencis la legadon kaj dekoj da gekongresanoj sekvis lin. Fine S. Aragaj dankis la gekongresanojn kaj petis, ke ili ne lasu la libron en la bretaro. La celo de familio G.Moya, Barcelona E-Centro kaj Miguel Gutiérrez, eldonante ĉi tiu verkon estas, ke ili legos la libron kaj konos la idealismon de Zamenhof kaj la idearon de G. Moya.
Vespere ĉe “Centro Loyola” okazis distra programo gvidata de M. Gutiérrez pri la uzado de Esperanto de la infanoj. Li kantis kaj legis originalajn kanzonojn, ĉiuj tre simplaj kaj belaj. Jen unu el ili :
Pomo, Pomo — Se mi estus reĝo bela nomo — mi sidus sur seĝo dolĉa frukto vi kaj manĝus pomojn tri.
Poste, s-ro Peng Zhenming prelegis pri la “Ĉina lingvo”, menciante ĝian konstruadon kaj eksplikante la dubojn de la auskultantoj.
Matene 2-an. La programon komencis s-ro S. Aragaj informante pri la “10a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Cambrils” kaj ankaŭ pri nova E-aranĝo. “La Unuaj Someraj Dialogoj” en E-estadejo, en Monistrol de Montserrat (Barcelono).
Sekve Miguel Gutiérrez prelegis pri “Prononcado” kompreneble pri la malbona prononcado de kelkaj esperantistoj. Tre inteligente li dividis tiun malbonan prononcadon en kelkajn partojn. Literoj, kiujn ni povas prononci tre bone sed ĝin ni ne faras pro niaj kutimoj en nia propra lingvo. Literoj ne ekzistantaj en nia lingvo kaj duoblaj konsonantoj. Li severe instigis instruantojn de Esperanto, dediĉi specialan atenton al la prononcado, ĉar multajn erarojn ni mem povas solvi.
Poste s-ro Toño del Barrio prelegis pri “Pioniro de Esperanto, Emilio Herrera”. Esence li ripetis sian artikolon aperitan en HEF-bulteno n-ro 356, aldonante pliajn vivaĵojn kaj familiajn rilatojn de Emilio Herrera, esperantisto nekonata de la nova esperantistaro, kaj altnivela sciencisto de la pasinta jarcento.
Eta paŭzo kaj M. Gutiérrez prezentis sian lastan verkon, vortaron Hispana-Esperanto/Esperanto-Hispana. Li deziris krei spektemon kaj supenson, je la fino montris la vortaron kun la nomo “2002” kaj ne “Amika”.
Certe, aparta recenzo meritas ĉi tiun vortaron, sed mi deziras atentigi pri ĝia bela aspekto, bonaj litertipoj kaj moderna vortenhavo, pro tio la subskribanto aŭguris por la nova vortaro “Gloron kaj longan vivon”. Naive M. Gutiérrez nur alportis 50 ekzemplerojn, kaj ĉiuj estis venditaj rapide pro tio je la fino de la prezentado oni mendis pliajn dekojn da ekzempleroj.
Post eta paŭzo s-ro Peng Zhenming prelegis pri la E-movado en Ĉinio, prezentante videon pri sia urbo kaj hejmo.
Post la vespermanĝo “Solotronik” amuzis la kongresanojn kaj surprizis nin kun pli moderna kantado de “La Espero”
Matene 3-an. Miguel Gutiérrez daŭrigis la prelegon “Esperanto – prononcado” aldonante pliajn detalojn kaj ekzemplojn.
Sekve, s-ro Sergej Maltsev, el Rusio rakontis al ni kion okazis en sia lando komence de la 20a jarcento, sub la interesa titolo, “Esperanto dum la bolŝevisma tempo en Rusio” menciante la favoran Esperantan epokon dum Troksky kaj malfavoran dum Stalin.
Eta paŭzo kaj okazis la “Ĝenerala Kunveno de HEF”, Prezidis la HEF-prezidanto, Miguel A. Sancho, kaj ĉeestis ĉiuj estraranoj escepte s-ro J.M° Galofré kaj kaj Luis Hernández, kaj pli ol malpli 25 membroj.
Malfermis la kunvenon s-ro Miguel A, Sancho kaj la HEF-Sekretario Manuel Parra, kiu legis la protokolon de la antaŭa Kongreso, la bilancon kaj konto-staton de la pasinta jaro. Oni informis pri “Expolingva”, kaj pri “Fundacion Esperanto” informis s-ro Antonio Marco. Ĉiuj punktoj estis aprobitaj.
S-ro Manuel Parra prezentis al la Ĝenerala Kunveno, du ricevitajn proponojn: Elekti s-ron Giordano Moya, kiel “Honoran Membron de HEF”. La alia, proponi kiel kongresurbon Valencio por la UEA-Kongreso en la jaro 2006. Per tondra
— bildo 6 —
aplaŭdado de la ĉeestantoj oni akceptis la du proponojn.
Sekve okazis omaĝo al s-ro Manuel Manteca kaj donaco de medaloj al la membroj de L.K.K.
Tagmeze estis la momento de la “Paella” (spicita rizaĵo), donacita de geedzoj Inés Comabella kaj Francisco Conejero, kiuj ankaŭ estis la kuiristoj.
Post tagmeze okazis vizito al Kastelo “Sankta Barbara”
Matene 4an. Ni ekskursis al Elche kaj tagmeze la kongresanoj adiaŭiĝis malĝoje, ĉar ĉiuj kongresanoj senescepte ĝuis tre interesan kaj emocian kongreson.
Nur restas diri ĝis la 62a HEF Kongreso en Valencio jaro 2003. Kaj tutkoran dankon al ĉiuj membroj de L.K.K. pro ties efika organizado.
S. ARAGAJ
ESPERANTO-KURSO EN LA AŬTONOMA UNIVERSITATO DE BARCELON
Aŭtonoma Universitato de Barcelona (Bellaterra). Kurso de Esperanto, kun tri kreditoj de libera elekto. Komenco, la 15an de Oktobro 2002. Informojn: Tef. 937168514 <esperantokae2yahoo.es>
EKSPOZICIO PRI PENTRAĴOJ
Kiel anoncite, la duan de la pasinta julio, la loka skabeno pri Kulturo, S-ro Juan Manau Torres, inaŭguris en “Casal Pere IV” de nia urbo, organizita de KAE, ekspozicion de pentratraĵoj pri la “Hororoj de la naziismo”.
Ĉeestis la prezidanto kaj vic-prezidanto de “Amical Mauthausen” s-roj Juan Escuer kaj Enrique Marcos, ambaŭ postvivantoj de tiu koncentrejo.
Post la vortoj de prezentado de nia prezidanto Josep M° Galofré parolis s-roj Mnau, Escuer kaj Marcos.
Samtempe, verkistino Rosa Torán, prezentis sian libron “Vida i mort dels republicans als camps nazis” (Vivo kaj morto de la respublikanoj en la naziaj koncentrejoj).
Finfine, la aŭtorino de la pentraĵoj, Maria Rosa Vives, klarigis al la ĉeestantaro la signifon de ĉiuj pentraĵoj kaj la personajn sentojn travivitajn dum la labor-pentrado de tiuj verkoj.
1-aj SOMERAJ DIALOGOJ EN ESPERANTO-RESTADEJO 6-7-8an de Septembro. Monistrol de Montserrat.
En tiu ĉi kunveno organizita okaze de la 25a Jubileo de BEC, renkontiĝis 20 gesamideanoj, inter ili du francinoj Gisele kaj Loren.
Vendredon. Post la salutoj kaj bonvenoj, s-anino Mª Rafaela Urueña prelegis pri tre aktuala temo: “AKTUALA NEFACILA VOJO”. Ŝi ĉefe pritraktis la eblecon de duobla civitaneco aŭ nacieco, eksplikante, tre simple kaj klare, la neeblecon laŭ la internaciaj leĝoj. Ankaŭ respondante diversajn demandojn pri la enmigrantoj, ŝi surprizis la ĉeestantojn kiam informis pri la aktualaj leĝoj en la eŭropaj landoj. Tutsimple la enmigrantoj, kiuj ne kunportas dokumentojn estas konsiderataj sennaciuloj. Terure, tamen ne ekzistas alia alternativo. Luis Serrano kaj aliaj samideanoj partoprenis tre aktive en la dialogoj.
Posttagmeze ni vizitis la urbeton Monistrol kaj s-ro Aragaj informis kaj gvidis la viziton. En ĉi tiu urbeto gravaj eventoj estis okazintaj en la 14a jarcento; la konstruado de la ponto super la rivero Llobregat, la Priora Salono. La unua urbodomo estas je la jaro 1659.
Sekve Luis Hernández alparolis pri siaj spertoj kiel respondeculo de HEF-libroservo dum 25 jaroj: li konfirmis al ni, ke laborante efike tiun fakon vere oni impulsas la E-movadon kaj krome HEF eltiris profiton preskaŭ ĉiujare. Danke al tio HEF-libroservo eldonis kaj subvenciis la broŝuron “Esperanto, el idioma para comunicarse sin obstàculos”.
Sabaton. Alvenis al la E-Restadejo s-ano Giordano Moya kun sia edzino kaj s-ano Roca, ĉiuj el Terrassa. S-ro Giordano Moya alparolis pri la bazaj instinktoj de la homo kaj la neceso de la edukado, por ke ni kontrolu niajn homajn instinktojn.
Sekve s-ro S. Aragay proponis modifi tre popularan deklaracion, kiu aperas regule en la ĵurnaloj kaj televido. Esence ĝi proponas: Por solvi la internacian lingvan problemon urĝas studi en la lernejoj “UNU FREMDAN LINGVON”. Tamen neniam oni mencias kiun lingvon, sed pro aktuala lingva diskriminacio la studentoj nur povas studi la anglan. Pro tio mi proponas la jenan rezolucion “STUDI UNU FRAMDAN LINGVON NE NACIAN”.
Posttagmeze kelkaj gesamideanoj vizitis la “Monaĥejon de Montserrat”.
Dimanĉon, Gisele alparolis pri la E-Movado en sia regiono de Francio kaj donacis E-librojn kaj revuojn en franca lingvo sed pri Esperanto, por la biblioteko de la Restadejo. Kaj kompreneble ŝi ricevis de la organizantoj la ĉefajn verkojn de Giordano Moya.
S-ro S. Aragay komentis la 9an punkton de la “Deklaracio de Homaranismo”, verkita de Zamenhof, en kiu oni indikas la lingvajn diferencojn inter: gepatra, familia, genta kaj internacia. Kurioze tiuj divididoj nuntempe ekzistas en Barcelono.
Vespere, iom post iom la ĉeestantoj sin adiaŭis kaj emocie la organizantoj fermis la “LA 1-ajn SOMERAJN DIALOGOJN” de la E-Restadejo. Raportis: SUNO
Dua epoko, n-ro 41, januaro-marto 2003

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 41, januaro-marto 2003.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,31] Kaplogo de la bulteno: grandaj verdaj literoj «K», «A» kaj «E» kun verdaj kvinpintaj steloj en verda kadro kun rondigitaj anguloj; malgranda subskribo «Kintana» ĉe la maldekstra rando.
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
Nº 41 Dua Epoko. Deksep aperjaro. Janua/ Februa. 2003
[BILDO p.1 | 52,35,99,76] Nigrablanka foto: granda grupo de esperantistoj, multaj kun nomŝildo, staras sur ŝtona korto antaŭ gotikaj pordegoj kaj fenestroj de la monaĥejo de Poblet kaj rigardas supren.
…bildo pri la “Semajno”. Ni ekskursis al Monaĥejo de Poblet.
KAE-Informilo -16-
Depósito Legal B-42645-92 Edita: Asociació Cultural Esperantista. Eldonas: Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo. Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. luis_serrano@mixmail.com Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo. Delegació en Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
************************************************
restis skeptikaj pro la fakto, ke en ĉi tiu moderna kaj progresema mondo ankoraŭ ne ekzistas internacia lingvo, kiu respektante la lingvon de ĉiu povus roli, kiel lingvo de interkompreno.
Fine, kaj post longa kaj brua aplaŭdado por la organizantoj finiĝis la Festo Zamenhof 2002. Alia plia semo, kies rikolton ni esperas vidi.
Evidente, neniel ni deziras forgesi, ke dum longa tempo de nia aranĝo akompanis nin fakulo de la loka televido, kiu kaptis kaj filmis diversajn momentojn de nia omaĝo al Zamenhof kaj al la Libro en Esperanto.
Jes, ni finis la feston, apud la mediteranea maro, en restoracio nur dek metrojn de la marakvo. La bongustaj manĝaĵoj, la mara vidaĵo kaj la samideaneca etoso, estigis rememorindan tagon. Luis Serrano Pérez
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
ĜENERALA ASEMBLEO DE KAE, JARON 2003
Ĝi okazos la 1an de februaro 2003 en “Centre Cívic de la Concordia” strato Lusitania, 3, je kvin minutoj de la staciodomo de RENFE: NORTE
En unua kunvoko, je la 17-a horo. En dua kunvoko, je la 17,30 horo.
JEN JENA TAGORDO
1a. Aprobo de la protokolo de la Asembleo 2002. 2a. Informo pri la KAE-agado dum la jaro 2002. 3a. Parta renovigo de la estraro. 4a. Projektoj por la jaro 2003 5a. Demandoj, sugestoj kaj proponoj
Josep Mª Galofré Domingo – Prezidanto –
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
PAGOTA OFICISTO SERĈATA
Ni ne scias, ĉu komenci ĉi tiun informon petante pardonon aŭ ne, la vero estas, ke ni ne scias kion fari. En lasta Informilo, ni sciigis vin la nomon de tiu dungita esperantistino, kiu venos al nia oficejo. Jes, vi jam scias, ke ili estas du, nu, la alia nomiĝas Tamara Gravoski. Kaj hodiaŭ nenion plu, ĉar alia temo pli grava atendas nin. Tio sen mencii la tricent lernantojn, kiuj venis al niaj aŭtunaj kursoj kaj sen forgesi la instruantojn aŭ instruistojn. Vi mem decidu!
Sed nepre ni devas hodiaŭ pritrakti temon aŭ aferon, kiu revalorigas nian Esperanto-movadon, nian organizo-sistemon ĝis alteco nemezurebla en tio kio rilatas al nia seriozeco, al nia honesteco. Eble vi nehispano ne scias, kio okazis al tiuj lernejoj de la angla lingvo en Hispanujo. Ĉu ne? Mi ne miras pro tio, ĉar la afero estas tiom delikata, ke ili preferas ĝin silentigi.
Nu, skandale fiaskis la “superaj” lernejoj de la angla lingvo en Hispanujo. Jes, eble ili ankaŭ aktivas aŭ laboras en via lando. Ili estas “Opening” kaj “Brighton”, jes, jes, tiuj du lernejoj de la angla lingvo en Hispanujo bankrotis, kiel dirite skandale. Paginte por kvar jaroj, la lernantoj de tiu “Opening” la lernejo (oni diras ankaŭ akademio, ĉi tie) la anglalingvanoj diris al siaj lernantoj: bonan vesperon kaj vi…ne plu venu! Vi imagu! en la tuta Hispanio tiuj lernejoj havis 86.000 lernejanojn! Malfeliĉaj lernantoj de la angla lingvo. Plej malbone estas, ke ili petis kreditojn, eble ne ĉiuj, por antaŭpagi la kursojn de la kvar jaroj, kaj nun ili ne havas, ne kursojn nek monon, nek lernejon. Verŝajne, ke la kreditoj estis personaj kaj la “Opening” responsas pri nenio. Kaj la lernantoj devas pagi la petitajn kreditojn. (Kompreneble la dungitoj de tiuj lernejoj jam de kelkaj monatoj atendas siajn salajrojn)
Kio koncernas al “Brighton” laŭ nia scio, nur en Barcelono havis 10.000 lernantojn, Kaj la problemoj pli ol malpli estas similaj al tiuj de sia frata lernejo. Kaj oni parolas pri aliaj lernejoj de la angla, kiu troviĝas en preskaŭ simila situacio. Kaj nun mi komprenas kiam oni diras: oni devas lerni la anglan lingvon, ĉar per tiu lingvo oni povas akiri monon. Nun malkovriĝis la negoco.
Kaj nun karaj gesamideanoj, ĉu eblas komparo al nia seriozeco? Kiu kuraĝas diri, ke ni instruas Esperanton, por havigi monon al si mem? kiu kuraĝas diri, ke la esperantistoj ne estas seriozaj homoj? Kiu kuraĝas klaĉi la Esperanto-movadon pro utopieco? Ni esperantistoj, kiuj eĉ manĝigas niajn lernantojn, ni kiuj estas pretaj pagi la lernolibrojn. Vi jam povas imagi la fivortojn kontraŭ Esperanto, se iam (kio okazos neniam) ni troviĝus en sama situacio? Sed, io kion ni ne komprenas estas ke tiuj ŝtelitaj lernantoj de la angla lingvo, ankoraŭ denove rekomencos lerni la anglan. Ni vivas en mondo nekomprenebla! Kaj tamen ne multaj (escepte en Sabadell) ne multaj interesiĝas pri Esperanto. Sed, ĉu ni estas multaj aŭ malmultaj ni hisu la flagon de la honesteco. Ni montros al ili la vojon irendan por triumfi. Venu al niaj kursoj, kaj niaj klubaninoj eĉ pretigos por vi tiujn famajn hispanajn omletojn dikajn, el ovoj, terpomoj!. Li kaj mi aŭ mi kaj li, laŭ via prefero!
KAE-Informilo -3-
“10a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO” 19-26-AN DE OKTOBRO 2002. CAMBRILS (TARRAGONA) KATALUNUJO-HISPANUJO
Al ĉi tiu dekjara jubileo de la “SEMAJNO” aliĝis 66 gesamideanoj, el kiuj ĉeestis la eventon 58. Grava ĉeesto estis tiu de niaj francaj samideanoj.
Je la inaŭguro oni silentis dum minuto, memore kaj omaĝe al nia bedaŭrata s-ano Lluis Mª Hernández Izal, kiu ĉiam estis nia “SEMAJNO-Prezidanto”. Sekve oni legis kortuŝan saluton de lia vidvino s-anino Teresa Massana de Hernández. Poste, diversaj esperantistoj salutis sianome aŭ nome de sia E.Grupo. Fine, la Prezidanto de UEA, s-ano Renato Corsetti ankaŭ salutis sianome kaj en tiu de UEA.
La etoso dum la tuta Semajno estis trankvila kaj senzorga. Kaj la gesamideanaro ĝuis de sufiĉa bona vetero en tiu bone situita hotelo.
Post la vespermanĝo je la dudeka horo ĉiutage estis programero. Jam fariĝis tradicia en la “SEMAJNO” okazigi du interkonajn vesperojn, sen limtempo, ĝis kiam propra iniciate oni decidas enlitiĝi, do tiuj vesperoj normale daŭras, ĝis la meznokto. Krom de sin saluti kaj resaluti, la bona humuro estis akompanata de trinkaĵoj, inter kiuj ne mankis – ĉampano ESPERANTO – speciala marko leĝe registrita de ĉampankelo en Katalunujo. Nu al tiu ĉampano akompanis bongustaj manĝetaĵoj. Tiuj interkonaj vesperoj okazis sabaton kaj mardon.
Estis du debatoj ankaŭ post la vespermanĝo, je la dudeka horo. Unu temis “Ĉu la leĝoj donas liberecon”. Polemika temo, kiu miksita kun aliaj opinioj longigis la diskutojn ĝis post la meznokto, plej bone dirite ĝis kiam la moderiganto restis sola! Se oni devas eltiri konkludon, ĝi estas: la leĝoj bremsas la liberon. Sed ankoraŭ la homo ne estas sufiĉe edukita por vivi sen leĝoj.
La alia debato estis; Migrado. Vi jam povas kompreni, ke tiu aktuala temo levis diskutojn, tre ardajn diskutojn ĝis plej alta varmo. Estis multaj opinioj, en kiuj miksiĝis ankaŭ eĉ religiaj kialoj. La koloniigo kaj aliaj aspektoj inter Afriko kaj Eŭropo ankaŭ ne restis for. Evidente solvon aplikendan ni ne trovis. Kelkaj pasiaj diskutantoj restis en la salono ĝis la venonta tago, tio estas post la meznokto. Tiuj debatoj okazis, lunde kaj mekrede.
Jaŭde estis speciala vespero dediĉita al amuzo, kantado de havanaĵoj kaj trinkado de “cremat”. Vi jam scias, “cremat” estas bruligita rumo, miksita kun kafo, cinamo kaj aliaj specifaj ingrediencoj. Orkestro ludis la famajn havanaĵojn kaj aliajn kanzonojn. Kompreneble ne mankis ĉampano, aliaj trinkaĵoj kaj ankoraŭ manĝetaĵoj, kiuj verdire dum la tuta “SEMAJNO” post vespere estis je la dispono de la semajnuloj. Bela vespero !
Vendredon je la sama horo estis alia debato. Debato, mi ne scias, ĉu ekzistanta en la Esperanto-eventoj. Sub la temo “Ĉu la SEMAJNO funkciis bone?, kritikoj ĉu favoraj aŭ malfavoraj la ĉeestantoj analizas la funkciado de la “SEMAJNO”. Tiuj
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
kritikoj ankaŭ valoras por eviti erarojn eble okazintaj dum la “SEMAJNO” povas diri, ke la organizacio ricevis aprobindan ekzamenon.
Kompreneble ni ankaŭ ekskursis. Estis du tutagaj ekskursoj. Unu el illi estis al Gandesa, kie ni vizitis la lokon, kie okazis unu el la plej kruelaj bataloj de la hispana intercivitana milito, nomata “Batalla del Ebro”, kie mortis 90.000 hispanoj. En tiu urbo ankaŭ ni vizitis muzeon dediĉata al la milito hispana , sed precipe al tiu menciita batalo. Video filmo ankoraŭ multe pli detale montris la hororojn de la milito. Milito, se vi permesas nian opinion, kiu servis por nenio, ĉar nun Hispanio troviĝas en sama situacio ol antaŭ la milito. Do, jen ekzemplo pri io, kio neniam plu devos okazi. En ĉi tiu urbo, ni ankaŭ vizitis vinkelon, nia palato kun tiom bongusta vino, iomete forviŝis de niaj mensoj la spektaklon de la milito.
Alia ekskurso estis al Monaĥejo de Poblet, kun sia tuta historio, kiu klarigita de bonhumura monaĥo fariĝis pli interesa. La Monaĥejo kun eksterdinara arkitektura stilo en si mem estas tre aŭstera. Bedaŭrinde en la Monaĥejo ekzistas biblioteko kun 75.000 volumoj iuj el ili inkunabloj, sed ni ne havis permeson por ĝin viziti. Matene ni vizitis Kamparan Muzeon en l’Esplugues de Francolí. Rekomendinda vizito. Tie oni povas konstati la evoluiĝo de la vivo, ekde la plej tradiciaj kamparanaj kutimoj, ĝis hodiaŭ, kaj ĉio okzazis dum la lastaj 100 jaroj. Kaverno en tiu mem urbo, kelkkilometra longa, denove oni montris al ni la vivon en la pratempo, kiu verdire ne estas enviinda.
Alian ekskurson duontagan ni faris al urbo de Cambrils mem. Pere de “trajneto” ofte uzita de turistoj, oni montris al ni parton de la urbeto. Bedaŭrinde la lokaj instancoj, ne metis la intereson, kiun ni atendis el ili.
NUN JEN LA PRELEGOJ.
Dimanĉon, la 20an de Oktobro, profesoro Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, prelegis pri: “UEA, Faktoj kaj Celoj”.
Nia Universala Asocio, laŭ Corsetti, bezonas ne nur de organizado, sed de grandaj laboroj por la eldonado de libroj kaj gazetoj, kanalizado aŭ envojigo de kongresoj. Cetere ni daŭrigas nian diplomatan laboron ĉe registaroj, ĉe UNESKO, ĉe UN kaj aliaj instancoj. Distribuado kaj korespondado inter individuaj membroj aŭ membroj de landaj asocioj; labori malsame en ĉiu malsama mondo-parto; kaj tradicie ni kutime estas ĉefe eŭropa movado, tre idealisma, sed tio ne validas en la Azia Movado aŭ laŭ pensomaniero en Norda Ameriko. Leviĝas inter ni eŭropanoj kaj en aliaj evoluiĝintaj ekonomiaj landoj kaj niaj samideanoj tra la mondo, kurteno fera, temas pri ekonomia kurteno. UEA ankoraŭ ne sukcesis trovi taŭgan manieron por enplekti en la E-komunumon, en UEA, la esperantistojn, kiuj loĝas en landoj kun malsama grado de ekonomia nivelo, ekzemple Bulgario ĝis Pakistano aŭ Nepalo.
Certe, ke ni pagas kotizojn por kelkaj, el la donacoj de la riĉaj esperantistoj. Sed la granda amaso de tiuj esperantistoj, restas ankoraŭ neatingeblaj. Multaj
KAE-Informilo -5-
el tiuj esperantistoj havas Esperanton en la loka klubo, sed aliaj en interreto, kie konceptoj kiel “kotizo” aŭ “aliĝo” estas por ili same estingintaj kiel la dinosaŭroj.
Prof. Corsetti arde, flue kaj verbe parolis pri tiuj temoj kaj multaj aliaj kaj detale respondis al la demandoj de la ĉeestantaro. Nia prezidanto deklaris esti, aŭ almenaŭ volas esti, la prezidanto de ĉiuj esperantistoj, inkluzive de tiu kvazaŭ “ŝtata” Esperanto-Civito, pri kiu li ne manifestis specialan opinion.
De liaj vortoj ni elstaras, ke la E-movado estas viva, ke ĝi estas forta kaj prosperas en malfacila situacio; ke la monda esperantistaro kreskas, malgraŭ, ke la nombro da membroj de UEA ne kreskas.
“AKTUALA NEFACILA VOJO”
Mardon 22an, je la 10:00 horo; devis troviĝi inter ni, katedra profesorino pri Internacia Juro de la Universitato de Valladolid, Maria Rafaela Urueña Alvarez. Por ĉi tiu okazo, ŝi verkis prelegon nomata “Aktuala Nefacila Vojo”; tute simple ŝi ne povis ĉeesti en nia Internacia Semajno pro siaj universitataj devoj. Pro tio, legis tiun prelegon s-ino Maria Ferigle Danti dirante, ke profesorino Urueña asertas, ke la mondo troviĝas iel perdite ene de la polemiko pri la tutmondiĝo kaj kulturo disvolviĝas laŭ la kriterio de Usono, uzante por ĉiu komunikado la anglan lingvon. Kaj, kie oni povas situi la E-fenomeno en la nuntempa mondo? Oni situas Esperanto kiel socia fenomeno ene de la globalismo. Jam de Vaŝingtono (1910) la esperantismo celas atingi reciprokran konprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj.
Antaŭe ni parolis pri la E-movado, sed por la plej junaj generacioj “movado” signifas esti kvazaŭ sekto. Ankaŭ antaŭe oni parolis pri “interna ideo”, dum nuntempe apenaŭ oni pensas pri tiu nocio kaj deziras, ke Esperanto estu nura ilo por komunikado. Alia tendenco ĉiama estas nomi esperantistan socion “komunumon”. Iuj esperantistoj foje nomas sian komunumon “ESPERANTIO” kvazaŭ ĝi estus geografia lando kaj tio komenciĝis en la Manifesto de Raŭmo, kies konsekvenco estas la aktuala nomata “Esperanto-Civito”, kies pakto jam tekstas la bezonon fari el “Esperantio” subjekton de Internacia Juro kaj sekve plenumi suverenajn funkciojn kvazaŭ ŝtata.
Laŭ la Internacia Juro, ĉio dirite estas tute neebla kaj se eblas estas nur surpapere. Kiel Esperanta asocio aŭ komunumo povas esti subjekto de internacia juro, sed pri, kia subjekto de internacia juro temas? Nuntempe, nur la ŝtatoj estas la veraj subjektoj de la internacia juro. Subskribi ĉarton similan al tiu de la Esperanta-Civito, per si mem, ne havigas subjektecon internacian; por havi internacian juran kapablecon, subjekto de internacia vivo devas havi ankaŭ internacian respondecon kaj neniu esperantista asocio estas respondeca internacie nek aktive nek pasive. Fine, la subjektoj de Internacia Juro, por vi agi internaciskale, devas esti agnoskataj de internacia komunumo.
Laŭ miaj konoj de civitaneco, tio estas la aparteno leĝe al difinita ŝtato, baziĝas
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
sur la “ius soli” aŭ sur la “ius sanginis”, tio estas la rajto esti filo de patro aŭ patrino de difinita civitaneco, aŭ por la personoj naskiĝintaj en unu ŝtato. La plej granda parto de nacioj akceptas ambaŭ rajtoj. E-Civitaneco donos civitanecon nek pro -ius soli- nek pro -ius sanginis- sed pro “ius sermonis” (rajto de la lingvo) koncepto, kiun mi neniam aŭdis.
“HUMANA TUTMONDIĜO”
Merkredon, 23-an de oktobro, je la 16:00 horo, s-ano Giordano Moya legis sian prelegon. “Humana Tutmondiĝo” kaj anoncis: “Nun ni troviĝas en civilizacia fazo de ekonomia tutmondiĝo”.Lli daŭrigis asertante ke tiu tutmondiĝo kunportas krizojn, kies eliro povas esti flua aŭ drasta. Tio dependas de la scio, agado kaj bonvolo de la homoj por ĝin aranĝi. En ĉiu civilizacia fazo de la homa vivado disvolviĝas pli ol malpli simile ĝis kiam pro la progreso mem alvenis novaj cirkonstancoj en kiuj la kutimaj fortoj de vivo kaj komunikado fariĝas netaŭgaj. Jen sociaj krizoj. Ĉar antaŭ dudek mil jaroj okazis simila krizo pro densiĝo de la loĝantaro kaj la serĉado de vegetaloj kaj ĉasado jam ne sufiĉis por vivteniĝo kaj la solvo estis la transiro al agroproduktado kaj ankaŭ al transiro de ĉasado al bredado. Tio estis en la lastaj tempoj de la neolitiko.
En la mezo de la dekoka jarcento alvenis alia trasnformiĝo parenca al tiu de la neolitiko. En Britio estis inventita la vapormaŝino, kiu permesis anstataŭi la manajn metiojn per industria fabrikado. La aspekto de la vivado tute ŝanĝiĝis. Tiel same, kiel estis transiri de civilizacio en la neolitiko, ankaŭ devas okazi transiro de civilizacio nuntempe. La nuna krizo de tutmondiĝo devas kunporti la kreadon de nova sociordo mondskale en alia suprenira fazo de civilizacio. Kvankam en Eŭropo oni multe parolas pri libera merkato kaj tutmondiĝo, fakte oni malhelpas la eniron de malpli kostaj agroproduktoj el mizeraj landoj. Vere la nuna tutmondiĝo estas nur por la riĉaj landoj.
Oni povas observi, ke en disvolviĝintaj landoj la vivnivelo tre altiĝis. Tiu subita altiĝo de vivnivelo kunportas individualisman moralon, en kiu la sukceso en la vivo konsistas en akiro de mono, materialaĵoj kaj ĝuo de la instinktoj. Mankas eduko pri civitaneco. Tamen la humana bonvolo ne sufiĉas por superi la homajn kaj sociajn antagonismojn se reale ne mildiĝas la troa diferenco de sociaj klasoj. Ankaŭ meritas reformon la financa sistemo ĉar hodiaŭ la bankieroj estas tiel potencaj ke influas sur la registarojn.
La nuna tutmondiĝo havas multajn oponantojn ĉar ĝi estas nur financa kaj sub hegemonio de Usono, kiu fariĝas povocentro de tutmonda imperio, ne akceptenda. De la homoj mem dependas racie enkonduki humanan tutmondiĝon aŭ merĝi la mondon en senliman ĥaoson de konfliktoj.
Finfine memoru ni ĉiuj, ke Zamenhof mem, kune kun la kreado de Esperanto kreis ankaŭ homaranismon, kiu ankaŭ povos kaj devos alporti nin al vera demokrata, humana tutmondiĝo.
KAE-Informilo -7-
“ESPERANTO kaj POLITIKO”
Jaŭdon, la 24an de Oktobro, je la 10:30 horo, Luis Serrano Pérez detale prelegis pri “Esperanto kaj Politiko”. Li komencis dirante, ke eble la titolo de ĉi tiu prelego pensigos al vi, ke la disertacio temos pri politiko; ne timu, ĉar politiko ne estas la ĉefa rolanto de mia paroladeto. Nenio en la mondo restas for de la politiko, ankaŭ ne Esperanto, eĉ mi dirus plu, Esperanto suĉas de la politiko kvankam la E-movado ne aktivas en politiko, neŭtrala en si mem, ĉar ĝia celo estas solvi la lingvan problemon en la mondo. Sed volu atenti, por mi la E-movado neŭtrala, estas tiu branĉo, kiu okupiĝas pri gramatikaĵoj, pri la observo kaj bona funkciado de la lingvo. Sed la esperantistoj ne povas resti hejme kontrolante ĉu li/ŝi metis ĝustaloken la akuzativon; la vera esperantisto devas miksiĝi en ĉiuj travivaĵoj de la homoj. Kaj je alia flanko, ni konstante kritikas la politikistojn, pro la fakto, ke ili ne interesiĝas pri internacia lingvo neŭtrala. Nu, kion fari? Kiamaniere ni povas antaŭiri Esperanto-n? Kaj la solvo nepre venos de la politikistoj. Kaj ĝis nun, la E-movado ne kapablis sin vendi en la homara merkato, ricevi profiton, kiel aliaj lingvoj, ekzemple la angla. Ŝajnas, ke oni preferas la eternajn diskutojn gramatikajn de la granduloj, anstataŭ uzi siajn fortojn kaj kapablojn por reala kaj praktika laboro.
Do, se la politikistoj estas, kiuj bone aŭ malbone, manipulas ĉiujn fadenojn de nia kunvivado, nepre ni devas iri al ili kaj postuli la akcepton de Esperanto. Neniel ni venkos sen la apogo de la politikistoj.
Unu jaro de nia epoko validas pli ol kvindek jaroj de antaŭ du jarcentoj. Post 100 jaroj nia movado ne estas frakasita, sed ankaŭ ne ni povas diri, ke ĝi sukcesis. Kion fari? Ĉu la la E-movado devos transformiĝi en politikan partion? Por mi ne, neniel kaj neniam la E-movado devas sin prezenti kiel politikan partion. Rilate al la politikistoj, se ili ne konstatas avantaĝojn por konvinki kaj atingi plian povon, ili neniam helpos nin.
Ke moderna vivo apenaŭ interesiĝas pri kulturo, en kiu ankaŭ troviĝas Esperanto, estas evidente. Sed Esperanto forte kaj alte ĝi devas hisi sian flagon en la kultura branĉo. Memoru, ke postuli instruadon de internacia lingvo, – ne de nacia lingvo el kiu ajn lando-, estas nepre politika afero, kaj en tiu kultura politika aspekto de nia ĉiutaga vivo, nia E-movado ne povas nek devas estis fremda. Nia movado devas postuli al ĉiuj politikistoj kaj politikaĵoj, la enmeton de Esperanto en iliaj mesaĝoj. Ĝis kiam Esperanto ne estos oficiale akceptita de la registaroj, neniel ni povos paroli pri sukceso de Esperanto kaj neniu politikisto enprogramigos Esperanto-n se li ne komprenas, ke ni havas minimuman subtenon. Ĝis nun, tamen, ni ne kapablis vere interesi la altrangan politikon. Kaj la problemo, la kialo, estas ke ni ankaŭ ne kapablas altiri praktikajn ekonomiajn rezultojn.
— bildo 5 —
“ESPERANTO EN KATALUNUJO”
Vendredon, la 25an de Oktobro, je la 11:30 horo, venis al la podio s-ano Antonio Marco Botella. En la programo estis anoncita, prelego pri “Selektitaj Beletraj Paĝoj”, sed poste s-no Marco ŝanĝis la prlegon por alia pli interesa por la ĉeestantaro. Ĉi tiu prelego konsistis el paĝoj de lia ĵus finita verko kun sama titolo. La preleganto rakontis, ke la katalunaj geesperantistoj akceptis kun granda ĝojo la decidon de la kvara UK okzinta en Dresdeno en 1908, komfirmante Barcelonon kiel kongresurbon por la jaro 1909. La datoj elektitaj por la kongreso estis de la 5a ĝis la 11a de septembro. La urbestro decidis, ke la Urba Gvardio lernu tuj Esperanto-n kaj ankaŭ oni akcentis la klopodojn por du programeroj; la tiel nomata “Festo de la Revuo”, kiu en tiu ĉi kongreso transformiĝis en la famkonataj katalunaj “Floraj Ludoj” kaj en la prezentado de teatroverko. En monato Aprilo oni ricevis kun granda ĝojo la novaĵon, ke la hispana reĝo Alfonso la 13a, oficiale akceptis patroni la kvinan Universalan Kongreson de Barcelono, kune kun aliaj altranguloj.
Ene de la Floraj ludoj, oni deklaris, ke la kongreson respekteme observos la kutimon, kaj la Reĝino de la festo, elektita de la unua premiita poemo pri Amo, prezidos apud D-ro Zamenhof, kiu bonvolis akcepti la honoran prezidantecon de tiu festo.
Ankaŭ la OKK anoncis la teatroverkon “Mistero de Doloro”, triakta komedio de Adrià Gual, tradukita de Pujulà i Vallès. Sub vidpunkto de propagando estis marekskurso al Tarragono kun pli ol 400 geesperantistoj.
Sed la katalunaj proletaj esperantistoj neniam agis konsente kun la E-movado; ili estis esperantistoj, sed havis kiel prioritaton la klasbatalon, tial tute ne interesiĝis pri la agado de tiuj, kiujn ili nomis “burĝoj”. Dum tiuj tagoj, kiam la organizado de la 5a UK jam estis preskaŭ preta, okazis gravaj politikaj popolaj protestoj, kiel sekvo de populara reago kontraŭ la enŝipigo de rezervo-soldatoj partoprenontaj la nordmarokan militon (11-an de julio 1909). Per iniciato de radikuloj forbruligis religiajn konstruaĵojn kaj starigis barikadojn. Ĉefminsitro Maura senhezite konkeris straton post strato. Multaj laboristoj masakritaj. La tiel nomata “tragika semajno de Barcelono” (26-31 de Julio 1909) estis tre dolora. Pli ol cent mortintoj kaj kvincent vunditoj, milo da laboristoj enkarcerigitaj, 200 priprocesitaj, 175 deportitaj, 59 kondamnitaj al dumviva mallibero, 5 mortkondamnitoj ekzekutotaj… Kaj tiuj teruraj eventoj okazis antaŭ dum kaj post la 5a Universala Kongreso.
De la kongresa programo ni elstaras la merkredon, 8an de Septembro, okazis unu el la plej brilaj kongresaranĝoj; la “Internaciaj Floraj Ludoj”, gajnis la bukedon de “Naturaj Floroj”, s-ino el Dresdeno, Maria Henkel, por la poemo “La simbolo de l’Amo.
LUIS SERRANO PÉREZ kaj SANTIAGO TORNÉ i GRAU
PRI IDIOMOJ, ILIAJ INSTRUADOJ KAJ NASKIĜO DE NOVA LINGVO
Nek parolante lian propran lingvon, vi povos interkompreniĝi kun iu, kiu ne volas aŭskulti vin. Tiamaniere opiniis mia kara patrino, kiu forpasis, bedaŭrinde antaŭ multaj jaroj.
Sed tiu opinio ebligas al mi daŭrigi asertante, ke se oni trovas iun eksterlandano/ino parolante malsimilan lingvon, sed dezirante aŭskulti vin kaj ne estas esperantisto, – kiel estas niaj karaj legantoj, tiam la problemo subite malaperas – estos la lingvoj de ambaŭ, la via kaj tiu de la eksterlandano, kiuj aperas similaj al ne traboreblaj muroj, malpermesante vian interkompreniĝon.
Kion fari en tiu momento? Urĝe oni deziras solvojn kaj unue arde oni gestumas por solvi la aferon; sed la sukceso estas tre pala. Nu, atentu! Oni memoras, ke en sia juneco, tio estis jam antaŭ kelkaj jardekoj, pli ol malpli atingis ekzamenan sukceson en la lingvo de nia interparolanto kaj brave intencas respondi en la eksterlanda lingvo. Bedaŭrinde, de nia menso eliras nur infinitivaj verboj, kies konjugacion ni neniam atingos. La tria kaj lasta agadmaniero estas laŭta prononcado de tiuj verbaj infinitivoj, ĉar per forta voĉo, eble pli facile oni enirigos en la menson de la aŭskultanto la komprenon de niaj vortoj. La malsukceso estas preta. Malgraŭ mia inklino pri eksterlandaj lingvoj, miaj scioj estas tre modestaj. Mi legas france kaj en urĝaj aferoj balbutas ĝin, kvankam dum kelka tempo kaj en alia laboro mi estis devigata kompreni kaj respondi, kiel eble plej bone, en tiu lingvo; la anglan mi devas legi kun la vortaro apude. Pri la angla, ĉu buŝa aŭ aŭskulta aspekto, multe pli facile forgesi la aferon. Kiam, ene de aliaj studoj, estis por mi devigata eklerni la germanan, mi preskaŭ neniam atingis la konvenan uzon de tio, tiel simpla kiel estas la difinita artikolo, ĉar mi neniam estis certa de la koncerna gramatika kazo.
La malbonaj rezultatoj kutime atingitaj de iliaj gelernantoj, ne ĉiam raportitaj de la instruistaro pri eksterlandaj lingvoj, estas facile supereblaj kun la helpo de mono, kio permesos sendi eksterlanden al la gefiloj, plej ekzakte la geinfanojn, por ellerni kaj tute flue paroli la koncernan lingvon. Kaj ni parolas pri geinfanoj, ĉar paroli pri iliaj gepatroj, la afero estas tute alia; sciencistoj asertas, ke la geinfanoj posedas nevideblan “truon” en siaj kapetoj, kaj tio faciligas la asimiladon de nekonata lingvo. Sed tiu mistera eniro estas pli kaj pli fermata kun la tempopaso.
Forgesu vi infanajn mirindaĵojn kaj rigardu la mondon de la plenaĝuloj, kie malkovros surprizon post surprizo, ĉar surprizo estas legi en lokaj ĵurnaloj, ke ni, sabadellanoj kaj samlimaj najbaroj, eklernas ekzotikajn eksterlandajn lingvojn, ĉar la internacia komerc-merkato devigas tion. Ĉu tio signifas, ke la mondpotenca angla-usona lingvo jam ne sufiĉas?. Do, eble ne. Okazas, ke la araba, la rusa, la portugala kaj, kiel ne, la ĉina, estas kelkaj el la lingvoj bezonataj en nia entreprenoj. Kaj pro tio, tagon post tago pligrandiĝas la petado de kursoj de tiu lingvoj, la ĉina en la unua vico. En nia urbo, Sabadell, la unua lernejo de tiu
— bildo 6 —
lingvo, la ĉina, malfermis siajn pordojn antaŭ kelkaj jaroj; kaj tiu lernejo jam ŝanĝis sian adreson por plibonigi la servojn al siaj klientoj/lernantoj, al kiuj tute simple oni avertas, ne falu en la eraron, pensante ke la ĉina lingvo estas malfacile lernebla, ĉar ĝi estas tute kontraŭe. Oni daŭrigis la enketon kaj oni malkovris, ke nur la nomata ĉeestado (dek horojn proksimume) kostas tute simple duoblo ol la kosto de nia tuta kurso de Esperanto per korespondado.
En la apuda urbo, Barcelona, la lernado de la ĉina lingvo estas ankaŭ abunde ofertata. Kontraŭe, oni informis nin, ke tiu lingvo ne estas facila nek malfacila, ke ĝia eklernado estas limigita al la ĉina/mandareno, oficiala lingvo. Ĉinio posedas 56 lingvojn kaj milojn da dialektoj. Do, ke niaj afablaj legantoj konkludu ili mem.
Finfine, iomete ni interparolu pri tiu nova lingvo, kiu furoras inter nia junularo kaj iliaj porteblaj telefonoj. Verdire, ĝi estas nur kodo, pli ol malpli sovaĝa, ĉar oni inventas, enmetas, ŝanĝas, nuligas, ktp. tion, kion al li/ŝi plaĉas aŭ ne plaĉas. Sed pensu, ke pere de tiuj lingvaĵoj, – kaj la porteblaj telefonoj, kompreneble-, ĉiutage vojaĝas, per tiu nomata “unua” mondo 850 milionoj da mesaĝoj (30 milionoj tage en la hispana ŝtato) kaj tiuj ciferoj eble duobliĝos la venonta jaro.
Tiujn tekstajn mesaĝojn nomataj SMS, -anglalingva akronimo egala al “mallonga mesaĝo-karaktero”-, oni devas skribi kun maksimume 160 literoj, esti senditaj pagante tre favoran koston kaj, hodiaŭ, estas la unua enspezo de la telefonaj entreprenoj. Laŭ kompetentuloj en tiu afero, ĝi estas la naskiĝo de revolucio en la socia komunikado kaj por aliaj kompetentuloj, tiuj apartenantaj al la “Reĝa Hispana Lingvo-Akademio” ĝi estas negacio aŭ detruado de la lingvo.
Ĉar en tiuj mesaĝoj gravas la mallongigo, momente nur 160 literoj, de la vorto oni nuligas la vokalojn kaj oni enmetas “ikonojn” (1) kaj “emetikonoj” (2). Oni skribas ĝin per la literoj ekzistantaj sub klavaraj numeroj de la portebla telefono kaj ĝiaj nunaj konektaĵoj superas la faman Interreton. Ene de tiu sistemo oni povas trovi “babiladojn” (jam hispane bone konata kun la vorto “Chatear”), kunordigoj por sendado de varoj aŭ aliaj kunordigoj uzataj por la disvastigado de ne ĉiam bonaj kaj tute ne rekomendeblaj aferoj.
Lingvistikoj el la tuta mondo jam gvatas tiun fenomenon.
Do, kara leganto/inoj 😡 (kisoj) kaj ^VNNT (ĝis la venonta ĉar MDF (mi devas fini).
SANTIAGO TORNÉ i GRAU
(1) “Ikono”, ne la laŭlitera difino de PIV, sed tiuj etaj desegnaĵoj, kiujn oni trovas en la komenco de la komputilaj programeroj.
(2) “Emetikono” estas nia ne tre pensebla kaj fonetika traduko de la hispanlingva “emoticón”; tiuj “emotikonoj” ne havas literojn; ekz., du punktoj kaj la dua krampo 🙂 signifas “feliĉan” kaj du punktoj kaj la unua krampo) signifas malfeliĉan.
LIBRO PREZENTADO
Lundon, la 18-an de la pasinta Novembro, en aŭditorio “Pati Manning” de Barcelono, samideanino Vimala Devi, prezentis la eldonon de sia verko “MONSÓ”, en kataluna traduko; tiu verko jam estis eldonita en nia Internacia Lingvo kun la titolo “Musono” kaj estas aĉetebla en eldonejo Al-fab-et-o (Svedio)
La verko enhavas dek kvin rakontojn pri homoj kaj moroj el Goao, kie naskiĝis la verkistino kaj kie loĝis ĝis sia juneco. Ŝi jam publikigis tiun verkon en la jaro 1963, sed en la porugala. La merito de tiuj rakontoj estas, ke ili montras al la legantoj veran portreton de la tiutempa vivo en tiu parto de Hindujo, tre malfacile trovebla en aliaj verkoj.
Prezentis la libron la verkistoj Isidre Grau kaj Pilar Rahola. Manuel de Seabra klarigis al la ĉeestantaro la precipajn historiajn trajtojn de tiu malgranda lando, nuntempe ŝtato de la Hinda Unio.
LIBROJ-DONACO
Plezure ni informas al niaj karaj legantoj, ke “Brazila Spiritisma Federacio” sendis al nia Asocio kiel donacon, kvindek ekzemplerojn de esperantlingvaj libroj, de ili eldonitaj.
Tiuj verkoj pliamplesigos nian bibliotekon. Oni povos legi pri malsimilaj temoj kutime studataj kaj disvatigataj de tiu Organizacio.
Nian plej koran dankon al “Brazila Spiritisma Federacio”.
UNU LANDLIMO, UNU MONERO, UNU LINGVO
En la sekcio “Leteroj de la legantoj” de la ĵurnalo “La Opinión”, de Zamora la pasintan 23an de oktobro estis publikigita kun la titolo supre menciita, letero de membro de la Esperanto-Grupo de Valladolid, menciante la facilecon, kiu nuntempe ekzistas en la Eŭropa Unio pro la manko de limoj inter la ŝtatoj membroj kaj la uzado de komuna monunuo (eŭro) kaj la malfacilaĵojn ekzistantajn pro la manko de komuna lingvo, laŭ opinio, kiun li aŭdis de eksterlanda kamionisto kaj pro propra sperto en sia laborejo. La aŭtoro finas sian leteron petante la apogon de la politikaj aŭtoritatoj por disvastigi Esperanton ekde la elementa edukado.
Informo pri semajna kunveno
En la ĵurnalo “El Norte de Castilla” (Hispanio) aperis dum pluraj tagoj en la sekcio “Agenda” (=Agendo) malgranda informo pri la okazigo de semajna kunsido de la loka Esperanta Grupo kun mencio de la ejo kaj telefonnumero por pliamplesigo de la Informo
LUIS HERNÁNDEZ (Valladolid)
— bildo 7 —
NIAJ BABILADOJ
En ĉi tiu nova periodo, la babiladoj komenciĝis en la hejmo de nia samideanino Maria Almagro, kie ni troviĝis, kvazaŭ en nia propra hejmo.
La temo, tre aktuala : AFRIKO – EŬROPO, jam dekomence vekis la scivolemon de la ĉeestantoj. Multaj kaj diversaj punktoj estis diskutataj, kvankam ĉiuj koincidis aŭ havis saman opinion, la malsato estas la kaŭzo, kiu devigas aŭ instigas al la afrikanoj forlasi sian landon, sian hejmon. Tamen, kiam ni devis analizi kiujn estas la motivoj pri la ekzistado de tiom da malsato, la opinioj jam estis pli diversaj. Oni menciis la malbonan klimaton, tio estas la mankopluvo, la religiojn, la eksteran kapitalojn, la politkistojn de tiuj afrikaj landoj, kompreneble ankaŭ ne estis forgesita la koloniigado de tiuj landoj, el kiuj oni eltiris kaj eltiras la naturajn riĉecojn.
Ni ankaŭ pritraktis: kion fari antaŭ la situacio de tiuj afrikanoj, kiuj mortas en la markolo de Gibraltar?, ĉu Eŭropo povos akcepti ĉiujn elmigrintojn el Afriko, kaj eble ankaŭ de aliaj landoj. Pri ĉi tiu punkto, la konkludo estis, oni povas diri unuanima, fakte oni ne povas akcepti ĉiujn enmigrintojn, ĉar la Europa “riĉeco” ne sufiĉas por ĉiuj. Sed, ni ankoraŭ insistis, ĉu ni devas pasive rigardi kiel mortas tiuj malfeliĉaj homoj?
Kaj tiucele, oni menciis la homajn rajtojn. Ĉu vere, ni kiuj tiom fanfaronas konstante pri la homaj rajtoj, devas toleri la tragedion de tiuj homoj?
Jes, oni metis la dirafon : donu al ili fiŝkaptilon, por ke ili ne atendu la kaptitajn fiŝojn, sendube bona rimedo, sed malfacile aplikebla, ĉar la mastroj de la fiŝkaptilôj, postulas siajn profitojn.
Oni aludis la militojn okazantajn inter la triboj mem, sed grandaparto de tiuj tribaj militoj, okazas pro interesoj de fremdaj landoj, kiuj ekspluatadas la homojn kaj riĉecojn de tiuj landoj. Sed, ĉu dum la tuta vivo tiuj longaj vicoj da homoj kun telero en la mano atendantaj iom da manĝaĵoj devos ekzistadi? Evidente estas pli facile esplodigi militojn kaj mortigi homojn ol manĝigi malsatantojn.
Pli ol malpli, preskaŭ ĉiuj pensis, ke la solvo al la afrikaj problemo devas troviĝi en la mem Afriko. Estas la loĝantaro, kiu devas sin organizi, kreante, starigante civilajn organizaĵojn, se vi preferas, politikajn partiojn, kiuj iom post iom kapablos konsciigi la enlandajn civitanoj, ke nur la unuiĝo kaj la lukto eltiros ilin de tiu situacio.
Nia s-anino Almagro malavare pretigis por ni bufedon, kiel jam estas tradicio, en ĉiu babilado. Dankon, kara Maria.
Eble ni devas aldoni, ke ni estis akompanataj de bela kaj juna esperantistino el Meksikio, Karina.
Kiel en aliaj okazoj nia babilado finiĝis en apuda restoracio, nomata “Balkono de Horta”, kie dudek gesamideanoj (forgesante iomete la malsatantajn afrikanojn), en plej samideaneca kaj agrabla etoso, pasigis ankoraŭ du pliajn horojn.
FELIĈAJN KRISTNASKAJN FESTOJN KAJ PROSPERAN 2003!
AL CI, KARA TRAMO!
Jes, jam de tre longe ci ne plu estas.
Ĝi ne veras, por ĉiam ci ne mortis.
Kiam ci furoris, juna mi estis.
De mia vivo, parto ci jam estas.
Min pensigas ciaj lignaj sidlokoj.
Tro eluzitaj pro troa sidado.
Kia feliĉo ilia uzado.
Ho ve! plu revenas tiuj memoroj.
Frue matene bruis ciaj radoj.
Cia cirkulado vekis najbaron.
Ci anoncis por laborado la horon.
Ĉiuj prenis rimedojn por manĝadoj.
Kiom da amo, larmoj, ci kunportis.
Gejunuloj reciprokre, amantaj.
Maljunuloj. kiuj la vivo spertis.
Malgraŭ doloroj, ili ridetantaj.
Modaj transportiloj cin anstataŭas.
Sed la homoj multe sopiras al ci.
Ĉar vere polucio nin ĉirkaŭas.
Jam forte revenon ni petas al ci.
La urbon ni trairis plezure.
Fakte, ci jam subtere cirkuladas.
Kaj nepre fiaeron ni spiradas.
Jes, revenon ni atendadas vere.
Kredu, mi rakontos al miaj nepoj.
Pri cia utilo en la transporto.
Ankaŭ mi rakontos pri cia sorto.
Kaj cia rolo en pasintaj tempoj.
LUIS SERRANO PÉREZ
— bildo 8 —
TRA LA MONDO, KUN ESPERANTO, KIEL LINGVO
Tiu vojaĝo “Cirkaŭ la mondo en 80 tagoj”, laŭ la novelo verkita de Julio Verne vekis granda intereson, precipe pro la fakto, ke la fama agentejo EFE abunde ĝin diskonigis.
Jes, cele imiti la rolulojn de la fama filmo, niaj du katalunaj samideanoj Manel Viñals kaj Joaquim Marcovla, decidis realigi tiun vojaĝon. Tiuj du samideanoj, ne volis uzi la modernajn transportilojn, kiuj estas la aviadiloj, kaj kiel plej multe uzis la trasnportilojn, kiuj nestis en menso de Julio Verne,la trajnojn kaj la ŝipojn. Nu, ili ekvojaĝis de Londono la 19an de aŭgusto kaj revenis al sama urbo la 6an de novembro. Sed, tio kio surprizis la legantojn de tiu aventuro, estis ke la nura lingvo uzata estis Esperanto.
Sendube niaj kolegoj multe ĝuis dum la vojaĝo kaj krome ili donis tre gravan impulson por diskonigo de nia Internacia Lingvo.
Verŝajne, ke en la reta ĵurnalo <Vilaweb: www.vilaweb.com/especials/rodamon> vi povas legi, katalune, ĉu esperante, ampleksan raporton pri tiu mirinda vojaĝo. Nu, nian gratulon.
LIBRO-SERVO
Se vi deziras, kiun ajn libron en Esperanto, la libro-servo havigos ĝin al vi. Vi pvas peti la libro-liston, kiu enhavas pli 500 titolojn. Krome la libro-servo peras, kiu ajn libron ekzistanta en la Esperanta literaturo. Nu, hodiaŭ ni konsilas vin aĉeti la Novan Plenan Ilustritan Vortaron, kaj la tuj aperontan grandan vortaron unudirektan hispana-Esperanta de Fernando de Diego kaj kies prezo estas nur 30 eŭroj ĝis la fino de februaro. Post tiu dato la prezo estos 45 eŭroj. Kompreneble al tiuj prezoj oni devas aldoni la sendokostojn. Kaj parolante pri libroj, neniel oni devas forgesi la vortaron ambaŭdirektan “2002” de M. Gutirrez Adúrid kaj kies prezo ests nur 9 eŭroj. Fine, se vi deziras donaci libron al via amiko aŭ korespondanto, jen la verko “Don Kiĥoto”, la plej riĉa verko de la hispana literaturo kaj ebla ankaŭ de la mondo. Ĝia prezo estas nur 15 eŭroj.
Vi povas skribi al Luis Serrano Pérez. Font Nova 32. 082002-SABADELL. Tel. 937275021. Retadreso: luis_serrano@mixmail.com Faksilo: 937314111.
RENDEVUEJO EN BARCELONO.
Kara gesamideanoj, se iam vi vizitas Barcelonon, ne forgesu, ke ĉiu merkredo, je la 10a ĝis la dekunua kaj duono, renkontiĝas geesperantistoj en la kafejo-restoracio “KING”, str. Paul Claris 92. Tute apude de Placo de Katalunio. Por pliaj informoj vi ankaŭ povas uzi la telefonojn, kiuj aperas en ĉi tiu bulteno.
Nu, malgraŭ, ke la kursoj pere de interreto furoras, ne forgesu, ke KAE disponigas por vi, du kursojn de Esperanto per korespondado. Unu en la kataluna kaj la alia en la kastilia. La prezo estas 30 eŭroj, kaj oni aldonas vortaron en ambaŭ direktoj por bone koni la fonetikon kaj la prononcadon, oni kunsendas kasedon.
ZAMENHOF – FESTO
BADALONA. 15an de Decembro 2002
La samideanaro de KAE kaj aliaj Barcelonaj Esperanto-Grupoj festis la Zamenhof-Tagon la 15an de decembro en Badalona, granda urbo tre proksima al Barcelono. La aranĝo okazis en “Centre Cívic Dalt de la Vila”
La organizantoj, s-anoj Rafael Ruiz, Eugenio de Jorge kaj Martí Guerrero, pretigis allogan programon. Unualoke, ni vizitis la distilejon “Anís del Mono” kiu en litera traduko estas “Anizo de la simio”. Oni informis nin pri la diversaj travivaĵoj de tiu tutmonde fama anizo. Fine oni donacis al ni boteleton da anizo ,kiel rememoron de nia vizito.
La tago estis sunbrila kaj promenante ni trairis tipajn stratojn de la urbo kaj ni alvenis al tiu supre menciita kultura centro, kie laŭ la programo okazis ronda tablo cele informi la badalonanojn, kio estas Esperanto kaj ĝia celo. Bedaŭrinde la tieaj urbanoj ne multe interesiĝis pri nia afero, malgraŭ tio, ke estis distribuitaj, laŭ iniciato de la loka magistrataro ilustritajn kaj allogajn afiŝojn en komercoj kaj oportunaj lokoj de la urbo.
Nu, inter esperantistoj, simpatiantoj de Esperantoj kaj iuj urbanoj, ni kolektiĝis sesdek ses kolegoj. Prezidis la rondan tablon, s-ano Martí Guerrero, kiel moderiganto, s-ro J.M. Galofè, Salavador Aragaj, Susanna Fornell, kaj Juan José Crespo, ĉi tiu lasta radioparolisto de “Radio Bronka”. S-ano Aragay informis pri la libroj en Esperanto, literaturo, la deveno de Esperanto kaj la movado ekde la tempoj de Zamenhof; lia informo estis interesa eĉ por tiuj, kiuj jam delonge, konas Esperanton. S-anino Susana Fornell, klarigis al ĉeestantaro, la bezonon de internacia lingvo por plej bona interkompreniĝo inter la monda loĝantaro. Ampleksa projekto, kiu ĉiam restas en la memoro kaj celo de la esperantistaro. S.-ro Galofré prezentis la problemon de la lingvo en la Eŭropa Unio, kaj multe pli, li diris, post la ĵusa ampleksigo. La bezono de internacia lingvo en la E. U. estas urĝa bezono, ĉar aliamaniere grandan parton de ĝia buĝeto, nepre oni devos destini por tradukoj simultanaj kaj kopia reproduktado. Menciis s-ro Galofré la Grupon de Eŭroparlamentanoj, kiuj subtenas Esperanton, kaj kiu konsistas el 47, el diversaj landoj kaj diversaj formacioj politikaj. Nu, li diris, nur restas labori kaj atendi, por scii kion vere celas la sinjoroj de la nova E.U. La menciita s-ro Juan José Crespo, ĵus bakita esperantisto, sed kiu havas tiun parolfluecon de ĉiu radiparolisto, sin prezentis bonege informita pri Esperanto kaj ĝia Movado, por siavice informi la neesperantistojn. S-ano Martí Guerrero, kiu ĵus finis kurson de Esperanto en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono, entuziasme informis pri la grandaj kaj sukcesaj eblecoj, se Esperanto estus instruata en la Universitatoj, eĉ se ne kiel deviga objekto.
Jes, en la tempo de la kolokvo iuj ĉeestantoj, nekonataj de la subskribinto prezentis kelkajn demandojn pri la nuna stadio de la Esperanto-movado kaj ĉiuj
Turnu la paĝon
Dua epoko, n-ro 42, aprilo-junio 2003

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 42, aprilo-junio 2003.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
**[BILDO p.1 | 54,4,99,33]** Kapemblemo de la bulteno en verda koloro, en rondangula kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun tri kvinpintaj steloj, kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» supre kaj «Katalunujo» malsupre dekstre; vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».Kultura Asocio Esperantista
KAE — Katalunujo
Nº 42 DUA EPOKO. DEKSEP APERJARO. APRILO/ JUNIO 2003
[BILDO p.1 | 53,46,99,80] Nigrablanka foto: grupo de virinoj kaj viroj sidantaj ĉirkaŭ manĝotablo kun boteloj kaj glasoj, ridetantaj al la fotilo.
BABILADO CASTELLDEFELS. IUJ DUM LA KUNMANĜADO
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –PAGOTA OFICISTO SERĈATA
Ni aŭdis diri, ke la paciencemaj homoj iros al la ĉielo. Sed tiu diraĵo estas reala, fakte multaj el la legantoj de nia modesta Informilo jam atingis lokon en la ĉielo. Jes, promesoj kaj pliaj promesoj pri tiu tutmonde fama – pagota oficisto serĉata – . Ni povas sciigi vin ke ĉio funkcias bone, laŭdire : ĉio iras surrade!. Pri la du oficistinoj, mankas kelkaj “oficialaj dokumentoj”, sed la bela Noemi Campbell (mi ripetas ne estas tiu famega modelistino) kaj tiu alia Tamara Gravoski el orienta Eŭropo, ĉarma blonda belulino, pardonu min sed mi devas ripeti, ke ĉio iras surrade!
Ni ne dubas, ke vi kara leganto, kara samideano, kiu tiom interesiĝas pri la bona funkciado de nia Asocio, ankoraŭ memoras, ke en pasinta Informilo oni anoncis la ĉeeston al niaj kursoj de tricent interesiĝantoj, nu, ni devas rektifi, ĉar la vera nombro estas tricent sesdek unu. Kaj eĉ ni devis agi tre delikate, por ne vundi aŭ ofendi la sentojn de tiuj estontaj esperantistoj, iomete bremsi la partoprenon al la kursoj. Kun la serioza promeso, ke en venonta aŭtuno ili estos la unuaj preferataj. Eble tiu fenomeno, kiu okazas en Sabadell, devus esti studata de kompetentaj esperantologoj por ebla aplikado en aliajn lokojn.
Nu, ni iru al la kerno de nia ĉiutaga laboro. Tiu abundeco de lernantoj malgraŭ jam delonge antaŭvidaj rimedoj aŭ solvoj, ĉi tiu jaro kreis al ni gravajn problemojn. Ne pri la instruantaro, kiu bone funkcias (jen alia ero pri kiu ni ŝuldas al vi informojn), la aluditaj problemoj estas kaŭze de la lernejoj. Malgraŭ la granda helpo de la lokaj aŭtoritatoj, pri kio ni jam informis vin antaŭe, eble antaŭ du jaroj, la granda lavango nunjara de lernantoj devigis nin serĉi aliajn ejojn, kie okazigi la kursojn. La koncernaj aŭtoritatoj diris: karaj esperantistoj, sufiĉe!, ni ne povas tiusence plue helpi. Do, niaj kapoj pleniĝis de projektoj, analizoj, sugestoj, proponoj… por solvi ĉi tiun akutan situacion. Fine, veterana samideano sperta en ĉi tiuj tiklaj okazoj donis aŭ prezentis al ni la solvon, jen: ni aĉetos la ejojn, kiujn forlasis la anglaj lernejoj “Opening” kaj “Brighton”. Gesamideanoj, jen ni en Sabadell kiel veraj anstataŭantoj de la pova angla lingvo. La verda Esperanta stelo brilos per sia propra lumo. Granda kaj esperplena estonteco por la Esperento-movado, kiun iuj pesimistoj konsideris duonemortinta.
Evidente ĉi tiu nova paŝo en nia tasko, donas al ni plian laboron, sed tio ne gravas por ni. Krome kaj laŭ eltirita sperto ni projektas akiri novajn lokalojn, por ĝui plena sendependencon. Ni vidos kio okazos. Nune, multaj homoj, kiuj ankoraŭ nenion sciis, pri la Esperanta lingvo, multe miras, ke en tiuj antaŭaj anglaj lernejoj troviĝas alia lernejo, pri iu stranga lingvo, kvankam verdire en ĉi tiu urbo malmultaj civitanoj ne scias, kio estas kaj kion celas Esperanto. Jes, ne malpaciencu, en venontaj KAE-Informiloj vi havos kompletan kaj abundan informadon pri la evoluo de nia projekto de Esperanto en Sabadell.
Nu, mi ne volas silenti, ke delonge ni ricevas amason da leteroj per kiuj niaj gesamideanoj intersesiĝas pri nia agado. Li kaj mi aŭ mi kaj li, laŭ via prefero.
KAE-Informilo – 3 –
NIA BABILADO EN CASTELLDEFELS (JANUARO 2003)
Loke organizita de nia s-ano Emilio Sanz, tiu babilado konsistis el prezentado de filmo METRÓPOLIS, bone esperantigita de s-ano R. S. Güell. kaj kun tekstoj en la kataluna lingvo. La filmon blanke-nigra kaj muta reĝisoris en la jaro 1927 s-ro Fritg Lang.
La filmo apartenas al tiuj juveloj de tiu epoko, kiam la kinematografio estis naskiĝanta. Sed ĝi enhavas veran valoron pro la temo pritraktata, kiu en tiuj tempoj de sociaj protesto-tumultaj evoluoj skuis la kunvivadon. Entute ĝia leciono estas la jena: la konstanta lukto de la laborista klaso por atingi decajn salajrojn. Temo, kiu ankoraŭ hodiau ekzistas kaj verŝajne ekzistos dum longa tempo.
La unua bildo de la filmo, montras al ni industriajn laboristojn, kiuj laboras robote, kaj senripoze, eĉ iuj laborkamaradoj kunportas la mortintojn pro la laciga laboro. Bildo pri la bela hejmo kaj luksa vivmaniero de la fabriko-posedanto, montras la diferencon de ambaŭ sociaj klasoj. La mastro havas filon , kiu malkovras la situacion de siaj laboristoj kaj li ne hezitas meti sin flanken de tiu subpremata laboristaro. Malgraŭ petoj kaj sugestoj de la filo, lia patro ne cedas kaj la senkora ekspluatado daŭras.
Aperas junulino, kiu simbolas la rajtojn de la homo, la liberon kaj la rajton sin organizi. Post multaj kaj diversaj travivaĵoj en la katakomboj de la mem fabriko oni organizas la lukton. Kaj la unua batalo de tiuj laboristoj por sin emancipigi estis detrui la fabrikon. Erara penso kaj agado, ĉar la laboristaro ne povas detrui nenion, kion ili mem konstruis, sed tio, kion ili devas detrui estas la ĉenojn, kiuj katenas ilin. Tiu maksimo ankoraŭ hodiaŭ estas valida. Entute la filmo montras la stultecon de la laboristaro, kaj ili eltiras konkludon; ke ili estis trompitaj de tiu junulino de tiu “sorĉistino” kaj do ili intencas ŝin mortigi, al kio sin oponas la filo de la mastro. La scienco ankaŭ havas sian rolon, sed ĝi estas profitata de la kapitalisto, por eltiri plej grandajn profitojn kaj ankoraŭ pli submetigi la robot-laboristojn. Fine la mastro ploras pri la sorto de sia filo, kaj komencas esti iomete tolerema. Konkludo se ne estas lukto ne estas vivplibonigo, kio eble ne tiom radikale, sed hodiaŭ ankaŭ tio okazas.
La filmo, kiu estas ege riĉa pro sia mesaĝo, sendube meritos pli grandan komentarion ol ĉi tiun. La lasta bildo estas ege pensiga, apud la pordo de la fabriko aperas la mastro, lia filo, la junulino kaj reprezentanto de la laboristoj, per reciproka manpreno, sed kun grandaj duboj de la laborista reprezentanto. oni starigas interkonsenton. Io tre simila al tio, kio okazas hodiaŭ kiam la sindikatoj, la registaro kaj la mastraro sidas apud tablo. La filmo ankaŭ aludas al tiuj, kiuj interesiĝas pri la evoluo de la vivkondiĉoj de la laboristaro, ĉu ĝi evoluas kontentige aŭ ne. La vero estas, ke la sistemo montrita de la filmo ankoraŭ hodiaŭ validas, sed oni devas rekoni, ke ni iomete progresis, kvankan tiu progreso ne estas egala por la tuta homaro.
LUIS SERRANO PÉREZ
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 4 –DE LIBROJ, LIBROVENDEJOJ KAJ LIBROSERVOJ
De Santiago Torné Grau
Vi parolas malfacilmaniere, iam diris al mi, amiko mia, nur pro la fakto, ke vortumis la frazon: “floroj de diafanaj folioj”. Nedudeble, tiu ĉi adjektivo -“diafana” estas tute simple adjektiva vorto-, sed por li estis de nedigestebla aŭdado.
Iun ajn eventon, la plej agreseman, oni povas rakonti uzante konvenajn vortojn. Kaj agrable estus por ni ĉiuj, emigi nin al tiuj esprimanieroj.
Por ĉiu raporto ni devus serĉi la vortojn adekvatajn. La kialon mi ne scias, sed kutime okazas male, ŝajnas, ke ne rekomendeblaj malvirtoj senĉese invadas niajn lingvojn. Surstrate oni aŭdas vortojn, kiuj hontigas nin. En la junulara interparolado, nomi lin/ŝin “ulaĉo/ulaĉino (1) estas vortoj, kiuj ludas la rolon de pronomo, estas kutimo tre ofta; sed kiam oni petas al mi: “je kioma horo estas? aldonante la vorton ĉefo-n” (2) kaj poste, sed ne ĉiam, “dankon, ĉefo” estas parolmaniero tre refutinda.
La menciitajn vortesprimojn, elŝprucitaj de la plej malbonsonaj sakraĵoj oni povas aŭdi ankaŭ meze de la televidaj progamoj kaj precipe de filmoj, ne gravas ĉu taga aŭ ĉu nokta horaro. Ankaŭ la vorto “bone” (3) devas esti la precipa kaj preskaŭ nura vorto ellernita de hispanaj parolantaj futbalistoj. Kiel ekzemplo ŝtata televida programo intervjuis gravan “internacian” futbaliston. Oni konstatis, ke tridek naŭ fojojn estis ripetata la vorto “bone”, kvar fojojn, minimume en ĉiu respondo. Trista spektaklo.
Post tiu iomete longa enkonduko, estas oportune alveni al la libroj kaj ilia disvendado, kialo de tiu ĉi artikoleto.
Kara leganto, akceptu kaj memoru, ke la libro, -vera lulilo de antaŭa laboro fare de ĝia verkisto, ĉetere puristo de la lingvo -, estas la plej efika defendanto de la vortoj kaj kompreneble, de la lingvo. Pro tio, oni devas ĉiam defendi la libron.
Sed post tio dirite, nuntempe oni devas akcepti la libron tute simpe kiel varon. Oni ĝin trovas en librovendejoj, en iuj okazoj ankoraŭ akompanata de vortoj de profesia librovendisto, sed oni trovas ankaŭ la librojn en supermagazenoj, benzinstacioj kaj aliaj nepenseblaj lokoj.
Same kiel ĉokoladfrandaĵoj, parfumoj aŭ floroj, oni aĉetas librojn kiel donacon, libroj, kiujn la ricevanto eble neniam legos. Mi opinias tiamaniere, ĉar miaj pensoj estas por ĉiuj libroj, escepte, kompreneble tiuj verkitaj en nia internacia lingvo. Al la Esperantaj-libroj, mi deziras plej bonan ŝancon.
La nunan eldonan negocon, mi kunligas kun mia antaŭa penso pri la aliaj libroj, – ĉar Esperanto-libroj estas aparta fenomeno, kie la vorto “negoco” estas malpermesata, do, la afero tute ŝanĝiĝis. La hodiaŭa vendado de libroj bezonas tre akuratan kaj pensindan komercan reklamon, kiel kiu ajn varo. La libron oni devas prezenti publike al la probablaj logontoj-aĉetontoj; pro tio, la verkisto, kelkfoje akompanata de la eldonisto, devas trakuri radiojn kaj televidstaciojn aŭ ĵurnalajn redakciojn por esti intervjuata. Tie, la verkisto helpata de siaj spritaj kaj geniecaj
KEA-Informilo – 5 –
respondoj, devas atingi por sia libro videblan lokon en la montrofenestroj aŭ bretoj de la librovendejoj. La nuna libroeldonado estas abunda kaj tio limigas la tempodaŭron por ekstera elmontrado.
Sed lasu min skribi pri aliaj problemoj kaj vi pripensu pri nia libro-merkato, tio, kiu vere devus maltrankviligi la korojn de la esperantistaro. Antaŭe, mi jam skribis, ke la vorto negoco sonas kiel herezaĵo pri la Esperanto-edonado. Ne forgesu tion, ĉar ni antaŭeniras tra aliaj reguloj. Se librotenisto kontrolus la koncernajn bilancojn, la nura kaj konstanta vorto estus; malgajno. Certe, ke la librovendejoj de Esperantaj libroj, kaj la tiel nomata libro-servoj ne nur funkcias, sed eĉ bone ili funkcias, ĉar la propra librovendejo de UEA, la unua inter la libro-servoj, senembarase komentarias sian “furoran liston”, kun surprizaj kuriozaĵoj. Oni povas konstati, ke A. Childs Mee, aŭtoro de la libro “Saluton! Esperanto aŭtodidakte” estas la nuna ĉampiono, ĉar li vendis 3233 ekzemplerojn en…. mirigu vin! 12 jarojn. Tie, tute trankvile, oni kutime aĉetas “modernajn” librojn eldonitajn en la kvindekaj/sesdekaj jaroj de la jam antaŭa jarcento, kaj se oni priserĉas en la bretaro kie UEA montras la tiel nomatajn brokantaĵojn, oni povas ankoraŭ aĉeti librojn, kies aŭtoroj kaj unuaj legantoj jam delonge malaperis de nia mondo.
Eble oni povas akcepti malrapidan merkaton en nia medio, kiun pli ol malpli, helpas, protektas aŭ favoras al niaj iluziiĝintaj verkistoj kaj amikoj de la internacia lingvo, agu alimaniere kaj vi urĝe ŝanĝos tion. La libro estas nia plej bona amiko, kaj, kune kun la verkistoj, la nuraj defendantoj kaj plibonigantoj de la lingvo. Akceptu kaj memoru tion!
(1) Tiujn vortojn proksimume estas traduko de la hispanaj “tio” kaj “tia” (=onklo/onklino) abunde uzataj de la junularo. Kompreneble onklo kaj onklino rolas nenion en tiu ĉi artikolo.
(2) “Ĉefo” estas tute simple la traduko de la hispana “jefe” ankaŭ troe sensignife uzata.
(3) Kaj la vorto “bone” tradukas la hispanan “bueno”.
=========================================
DEZIRAS KORESPONDI. Sa-no Miguel Angel Pérez Mas. str. Alejandro Cardona 12. 46780 OLIVA (Valencia) Hisanujo. La korespondado, momente devas okazi letere. Lin interesas ĉiuj temoj. Profesie li estas terkulturisto, precipe pri oranĝo-rikoltado.
===========================
GRATULON
Al la hejmo de nia kunsocietano J. Blasco Barcons, la cikonio alportis la 6an de januaro 2003 belan nepinon, kies nomo estas Claudia Blasco Gallego, sendube estonta esperantistino. Gratulon al la geavoj, kaj ŝiaj gepatroj.
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 6 –La “Internacia Eperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo” okazos de la 4ª ĝis la 11ª de Oktobro, en urbo SANTA SUSANNA, Barcelona (Katalunio) Hispanio, apud la Mediteranea maro.
La aliĝo ĝis la 31ª de julio prezas 21 eŭrojn, post tiu dato 24 eŭrojn.
Restado: En dulita ĉambro 30 eŭroj por persono kaj tago. En unulita ĉambro (nur unu persono) 36 eŭroj. Ĉi tiuj prezoj inkludas kompletan pensionon.
La Hotelo MERKURY*** havas memservon. La hotelo situas 20 metrojn de la fervoja stacio.
Por pliaj informoj vi povas skribi letere al S-ro Santiago Torné Grau. Apartat 423, ES-08200 Sabadell (Hispanio) lia telefono estas: 937253421. Rete: luis_serrano@mixmail.com kaj lia telefono estas: 937275021. Faksilo: 937314111 (ne dum aŭgusto). Ni atendas vin.
==========
Kvankam sendube vi ricevos pliajn informojn pere de ĉi tiu Informilo aŭ alimaniere, permesu al ni ankoraŭ insisti pri ĉi tiu internacia Esperanto-evento kaj la urbo, kie ĝi disvolviĝos.
SANTA SUSANNA estas tute moderna urbo, laŭ postuloj de la ankaŭ moderna industrio, la turismo. Eĉ se antaŭe ne havis fervojan stacion, nuntempe estas unu el la plej gravaj en la fervoja linio Barcelona-Blanes. Kie antaŭe, en tiu granda ebenaĵo apud la fervoja linio, estis ĝardenoj, el kies grundo oni eltiris la plej diversajn legomaĵojn kaj cerealaĵojn, hodiaŭ troviĝas hoteloj modernaj, kiuj ofertas siajn servojn al klientoj el la tuta mondo. Kun larĝa kaj longa promenejo, aleo, oni instigas la turistojn promenadi ĝis alveno al proksima urbo, ĉar tiu marborda zono kunligas ĉiujn urbojn. Tiuj promenejoj ampleksaj, kun apudaj restoracioj kaj trinkejoj, kie vi povas refreŝigi vian palaton, estas elektitaj lokoj por amika ronda babilado. Se io estas malbona en tiu urbo estas, ke la feliĉo dum la restado estas tiom granda, ke ŝajnas kvazaŭ la tagoj flugus, kiel mevoj de la apuda maro. Nu, venas la demando, ĉu vere, jam forpasis unu, du aŭ tri semajnoj? Nekredeble, ŝajnas, ke estis hieraŭ kiam ni alvenis. Kaj aperas la firma konvinko, nepre ni revenos la venontan jaron.
Niaj karaj gesamidenoj kaj amikoj de Esperanto, dum dek jaroj, ĉiam ni klopodis prezenti al vi allogan lokon, kie pasigi tiun “Semajnon” ĉirkaŭataj de geamikoj kaj gesamideanoj. Sajnas al ni, ni pensas, ke eble la nuna jaro, eĉ se nostalgie, povas okazi, ke vi komencu forgesi la pasintajn.
Karaj gesamideanoj, karaj geamikoj, viaj konsiloj ankaŭ helpos nin en nia organiza tasko. Dankon.
KAE-Informilo – 7 –
OKAZE DE LA FEBRUARA BABILADO EN LA SIDEJO DE BARCELONA E-CENTRO ĈE “CASINET D’HOSTAFRANCS”
S-ano Salvador Aragaj prezentis la suban studon.
ESPERANTO-ALFABETO
Kelkfoje la esperantistoj kaj speciale la instruistoj de Esperanto, ne dediĉas sufiĉan atenton pri la alfabeto, ĉar en multaj gramatikoj la informado estas treege simpla.
Ekzemple en la lastaj lernolibroj eldonitaj je la fino de la pasinta jarcento, oni indikas, ke nia alfafeto konsistas el 28 literoj; 5 vokaloj kaj 23 konsonantoj.
Sed, se ni legas la unuan gramatikon de Zamenhof, kiu estis eldonita la jaron 1887, ni konstatas ke apud la indikitaj 28 minusklaj literoj aperas ankaŭ aliaj 28 majusklaj literoj; same kiel aliaj eŭropaj lingvoj , Esperanto posedas majusklajn kaj minusklajn literojn. Kaj ni devas mencii, ke multaj gramatikoj eldonitaj komence kaj meze de la pasinta jarcento kiel: Esperanto de Fernando Soler y Valls (1909) Esperanto de Manuel Caplliure (1933). ¿Sabe usted Esperanto? de Jorge Hess (1980) aŭ Plena Gramatiko de Esperanto de Kalocaj – Waringhien (1935) tre klare indikas, ke Esperanto posedas majusklajn kaj minusklajn literojn. Tiel do, kial la lastaj gramatikistoj nur indikas la.minusklajn literojn? Ĉu ŝpari spacon? Mistero! Oni ne povas dubi, ke ni nepre devas uzi la du alfabetojn laŭ la E-reguloj.
Eble vi ne komprenos mian insiston defendante la majusklajn literojn, sed mi posedas motivon. Alvenis al mi letero kaj revuo enhavante artikolojn skribitajn nur per minusklaj literoj, unu el ili estas en “La Revuo Orienta” el Japanio. Tion ni ne devas imiti nek akcepti, ĉar rompas la unuecon de nia lingvo. Sed, kial kelkaj japanoj skribas esperante nur per minusklaj literoj? Unu el la motivoj, laŭ mia opinio estas, ke la japana, same kiel aliaj aziaj lingvoj, nur posedas unusolan grafismon, pro tio laŭ la lingva logiko de kelkaj japanoj ili aplikas la logikon de sia lingvo por Esperanto, kaj tio ne estas ĝusta, ĉar ĉiu lingvo posedas propran logikon, propran alfabeton kaj propran regulojn, kiujn ni devas respekti.
Plie Esperanto posedas ankaŭ aliajn literojn. Ĉu? Jes, Zamenhof ne posedis skribmaŝinon, en tiu epoko malmultaj personoj havis ĝin. Kio signifas, ke la korespondado, tradukado kaj verkado de libroj, estis manuskriptoj, (tekstoj mane skribitaj). Pro tio kiam li verkis “Ekzercaron” indikis “alfabeton” mane skribitan, kaj kompreneble en tiu alfabeto estas majusklaj kaj minusklaj literoj. Resume la Esperanto-alfabeto posedas 56 literojn por la presejo-komputilo kaj aliajn 56 por skribi ilin mane, entute 112 literojn.
Ankaŭ mi deziras aldoni alian komentarion. Kiam aperis la “Unua Libro” de Zamenhof, kelkaj esperantistoj proponis tuj diversajn ŝanĝojn. Ekzemple en la jaro 1890, nur tri jaroj post la apero de la gramatiko, en Málaga, la profesoro J. Rodriguez Huertas en sia lernolibro jam proponis ŝanĝi la artikolon, ne uzi la sufikson (ino) kaj uzi la konsonanton (Y) anstataŭ la (J). Kompreneble Zamenhof,
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –Depósito Legal B-42645-92 Edita: Asociació Cultural Esperantista. Eldonas: Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo. Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. luis_serrano@mixmail.com Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo. Delegació en Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
*******************************************************
ĜENERALA ASEMBLEO DE K.A.E. JARO 2003
Sabaton la 2an de februaro havis lokon en la Ĉivitana Centro de la Concordia en Sabadell la jara regulara Asembleo de K.A.E. Oni aprobis la projektojn por la jaro 2003:
1.- Daŭrigi la kurson de Esperanto en la Aŭtonoma Universitato dum la jaro 2003.
2.- La partoprenon de nia Asocio en la Forumo de la Kulturoj okazonta dum la jaro 2004 en Barcelono, kune kun la ceteraj E-grupoj de Katalunio.
3.- Daŭrigi la babiladojn en diversaj katalunaj urboj.
4.- Pri la regula renovigado de la estraro, oni decidis reelekti ĉiujn anojn de la ĝis nuna estraro.
5.- Daŭrigi la socian partoprenon de K.A.E. ene de la urbo Sabadell.
6.- Donaci kelkajn Esperantajn librojn al la ĵus inaŭgurita Centra Biblioteko de la Sabadella komunumo.
7.- Fari demarŝojn kaj serĉi helpon por la eldono de vortaro Kataluna-Esperanto ellaborita de anoj de nia asocio.
8.- Revizii la liveron de nia Informilo al anoj, kiuj ne pagas la jaran kotizon.
9.- Iomete altigi la kotizojn, ekde la 1a de januaro 2004 (kaŭze de la ĝenerala altigo de la prezoj), la familia kotizo estos 10 eŭroj kaj la individua 8 eŭroj jare.
JOSÉ Mª GALOFRÉ – Prezidanto-
— bildo 5 —
rapide petis lin ne disvedi la libreton kaj ke li instruu Esperanton laŭ la “Unua Libro”.
Nuntempe okazas kurioza afero, kelkaj esperantistoj post uzi la Esperanto-alfabeton dum multaj jaroj, proponas ŝanĝi ĝin, kaj inter la diversaj kialoj indikas, ke iliaj komputiloj ne permesas skribi la konsonantojn kun cirkmnflekso kiel: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ kaj Ŝ. Tiu motivo, laŭ mia opinio ne sufiĉas por peti ŝanĝon, ĉar se iliaj komputiloj ne permesas skribi tiujn literojn kun cirkumflekso, tute simple ili aĉetu pli modernan komputilon aŭ pli modernan programon, kiuj fakte jam ekzistas por solvi la afereton.
Tamen, se bedaŭrinde pro financa situacio ili ne povas aĉeti modernan komputilon, ili povas skribi Esperanton, laŭ la solvo proponita de Zamenhof: apud la menciitaj konsonantoj aldonu la literon (h), same kiel ni faras en la kastilia lingvo kun (Ch). En la revuo “Esperantisto” (1890) Zamenhof jam proponis tion. Plie ni povas mencii, ke aliaj eŭropaj lingvoj agas same, ekzemple: en la franca estas (Ph), en la germana estas (Ch), (Ph) kaj (Sh) kaj en la angla estas (Ch), (Sh), (Gh) (Ph) kaj (Th). Tiel do, se ni kiam studas aliajn eŭropajn lingvojn akceptas iliajn alfabetojn, kial ni ne povas akcepti similajn solvojn por Esperanto?
Mi firme opinias, ke nia alfabeto ne bremsas, nek la disvatigadon de Esperanto, nek la verkadon de elstaraj verkoj. Per diversaj alfabetoj oni verkis eksterordinarajn verkojn kiel:
La Inĝenia Hidalgo, de Cervantes, en la kastilia. Soleco, de V. Català, en la kataluna. La Dia komedio, en la itala. Puphejmo de Ibsen, en la norvega. Marta, de E. Orzesko, en la pola. La lada tambureto, de G. Graass, en la germana. Resurekto, de Tolstoj, en la rusa. Hamleto, de Ŝekspiro, en la angla. La Mizeruloj, de V. Hugo, en la franca. La Odiseado, de Homero, en la antikva greka.
Sincere geamikoj kaj gesamideanoj, ne gravas la alfabeto por verki valoran poemon kaj valoran verkon, nur gravas, la talento, la genio, la kapableco, kaj la konstanta laboro de la verkisto.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
ALVOKO:
Jam de dudek jaroj C.B.E. (=Cercle Biterrois d’Esperanto) organizas sian Esperanto-staĝon. De la 14-a ĝis 21 de majo 2003, ĝi okazos en la bieno de la “DRAGONIÈRE” apud BEZIERS. Pliajn informojn vi ricevos de: C.B.E. 9, rue Georges Picot. FR. 34500 BEZIERS. Tél/ Fakso 04 67 31 13 18.
62-A HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO de la 15-a ĝis la 20-a de julio 2003
Jes, denove la Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Valencio (eble ni devos ĝin nomi Valencio, la urbo de la Esperantaj Kongresoj). Do, karaj gesamideanoj, vi jam havas ekskuzon por reveni denove al tiu bela mediteranea urbo.
Pri la programo, kvankam, kiam ni redaktas ĉi tiujn liniojn ni ĝin ne konas, sendube ĝi estos alloga, ĉar la organizanto, s-ro Aŭgusto Casquero “estas fiŝo alkutimĝinta naĝi en diversaj akvoj”. La restado aŭ staĝo dum la Kongreso estas diverspreza por ĉiuj poŝoj. Krome estas kelkaj elektoj por aliĝado.
La Kongresejo troviĝos en Facultat de Filología. Avda. Blasco Ibañez 32.
Krom al tiu, nia nacia Kongreso, vi ankaŭ rajtas partumi en la 13-a Internacia Esperanto-Kongreso. Do, de unu pafo, vi atingos du perdrikojn.
Tamen, estas pli bone, por koni aliajn kongresajn detalojn, ke vi skribu al: Augusto Casquero. Avenida Burjasot 29, A-31. 46009-Valencio. Retadreso augustocasquero@infonegocio.com
ESPERANTO, EN LA NOVA ORDO, KIEL LINGVO INTERNACIA
En la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Bankoko ĉefurbo de Tajlando, okazis konferenco pritraktanta la temon: “Lingvo kaj Homaj Rajtoj”, laŭ peto de nia UEA-ekspreziddanto Prof. LEE Chong-Yeong.
En tiu Konferenco la partoprenantoj decidis, post prelego de nia s-ano Prof.LEE, transsendi al la organizantoj de la Konferenco favoran proponon por Esperanto.
La Rekomendo nº 163, de 18 de decembro 2002, rekonas ke: Unuiĝintaj Nacioj, speciale la Ekonomika Socia Komitato devas meti en la Tagordon la temon “Lingvo kaj Homaj Rajtoj”. La diskutado kaj debato pri la lingvaj aspektoj de la homaj rajtoj kaj senefikeco pro la lingva diverseco, celas atingi Novan Internacian Lingvan Ordon.
Oni devas krei laborgrupon, kiu studos, ene de la Komisiono de U.N. pri La Homaj Rajtoj, la problemon de la lingvaj rajtoj kaj la ne observadon de ĉi tiuj rajtoj, kio kaŭzas lingvan malegalecon kaj maljustecon.
La Organizaĵoj Neregistaraj defendas Koalicion por uzado de Helpa Internacia Lingvo, kaj konsideras, en siaj ĉiutagaj kunvenoj kun membroj de aliaj landoj la uzadon de la Helpa Lingvo Internacia, etne neŭtrala, Esperanton.
El “Fido kaj Espero” (Valladolid)
— bildo 6 —
76-a SAT – KONGRESO
Je la 12-a ĝis la 19-a de Julio 2003 Ĝi okazos en ĈAŬDEFONO (Svisio) La programo anoncas, prelegojn, ekskursojn kaj debatojn pri sociaj problemoj. Pliajn detalojn vi ricevos de: 76-a SAT-Kongreso, ĉe KCE, cp 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svisio) Rete: esperanto.kce@esperantio.net
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
88-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO.
De la 26-a de julio al 2 de aŭgusto 2003. Gotenburgo, Svedio.
[BILDO p.6 | 9,27,21,38] Emblemo de la kongreso: «88-a Universala Kongreso de Esperanto — Göteborg».
Konstanta Kongresa adreso: UEA. Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ. ROTTERDAM (Nederlando) Kiel tradicie, ĉi tiu UEA-Kongreso metas dispone de la kongresanojn diversajn programerojn. UEA ankaŭ zorgos pri via loĝado. Antaŭkongresoj okazos en Stokholmo, Smolando kaj postkongresoj en Suda Mindistrikto, Norvegio.
Nunjare ankaŭ okazos Infana Kongreso 3-13 jaraj kaj kies loko troviĝas meze de la naturo. Pliajn informojn vi ricevos de Stefan Macgill, Pannaniau u. 30/1/6 HU. 1136 Budapest. Hugario. Rete Stefan.MacGill@galamb.net La 20-an de januaro jam estis aliĝintaj 1100 personoj el 55 landoj.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Nu, se vi sentas vin maldekstrulo jen alia Kongreso. Konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK), kiu okazos en urbo Bankja apud Sofio (Bulgario). 145 eŭroj rajtigas al vi kompletan pensionon dum kvar tagoj kaj aliĝon. Ĝi okazos de la 23-a ĝis la 28-a de Majo 2003. Pliajn informojn petu al: Dieter Rooke, Aeusser Klus 14. CH.4702 OENSINGEM (Svisio) Rete: dietre.rooke@esperanto.ch
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NEKROLOGO.
Meze de februaro 2003 forpasis Marina Tiana Estadella, kiu kun sia fratino Francesca estis membro de KAE ekde ĝia fondiĝo. Al nia s-anino Francesca kaj ceteraj familianoj, nian plej sinceran kondolencon.
+ + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + + +
KLEOPATRA(1)
De Oscar Von Wertheimer. — Esperantigis: Luis Serrano Pérez
PROLOGO
Kleopatra, la fama egipta reĝino, ekzaltis la fantazion de ĉiuj viroj en ĉiuj generacioj. Ŝi ŝajnas la vera kaj glora enkarnigo de la virineca naturo, kiu tiom povis ilumini la vivon kiel ĝin detrui. Ankoraŭ nun, post multaj jarcentoj de ŝia morto, ŝia forto kaj delogo sentiĝas en la privilegiaj spiritoj, efekto, kiu ĉiu virino nepre ĝin envias.
Ĝenerale oni aprezas la virojn pro iliaj faktoj kaj al la virinoj pro la amo, kiun ili sciis vekigi. Kleopatra estis amata de Cezaro kaj Marko Antonio, la admirado de ĉi tiuj du famaj romanoj certigis al la egiptino ŝian postecon. Ofte oni sin demandas, kiajn dotojn devis havi ĉi tiu virino? Kia nerezistebla forto devis esti la ŝia, por ke la jam matura Cezaro, unu el la plej grandaj militistoj el ĉiuj tempoj, realigus pro ŝia kaŭzo tian strategian stultaĵon? Ĉu oni povas kompreni, ke en plena roma milito civila, malprofitus preskaŭ unu jaron, kaj revenus al Romo akompanata de la reĝino de Egiptio, kiel sia amatino?
Kaj ankoraŭ pli decidiga estis la rolo, kiun reprezentis ŝi en la vivo de la nekontrolebla Marko Antonio, kiun ŝi submetis, kiel la reĝino Onfala al Herkulo, el kiu ŝi vantiĝis esti posteculo, kiu metis ŝin en Azio kun la rango Reĝino de Reĝinoj, kaj kiu unuiĝis al ŝi por lukti kontraŭ Romo. La fino de la geamantoj, post tiom da gloro kaj famo estas je tragika grandeco timiga. Kleopatra donis al Cezaro sian unikan filon, Cezarion-n, li montras, ke deveni de tiom kleraj gepatroj ni ĉiam alportas bonan sancon, ĉar li mortis 17-jara murdita de Kajo Octavio, kiu regis poste sub la nomo de Imperiestro Aŭgusto, ĉi tiu nur estis adoptita filo de Cezaro, kaj publike celis honorigi la memoron de sia patro, mortigante la unikan filon je rekta deveno, sed kies patrino ne havis romian sangon. Ankaŭ kun Antonio Kleopatra havis tri filojn. Estas eble, ke li estis ŝia leĝe kvina edzo. Ĉio estas ĉirkaŭata de speciala intereso, tiel pro ĝia tempo kiel pro la postaj jarcentoj.
Nur virino tiom eksterordinara povis havi vivekzistadon tiel brilega. Tiu vivo estas la esprimo de ŝia absorbanta personeco. Sed estas sendiskute ĝusta la opinio de la posteco, kiu pere de tiaj manifestacioj, rekonstruas la intiman estaĵon de Kleopatra. En ŝia epoko (en tio la socio de niaj grandaj urboj ne malsimilas al tiuj de Romo, Ateno aŭ Aleksandrio), oni vidis amanton al ĉiu viro, kiu proksimiĝis al la allogema reĝino egipta. Ne povante nei ŝian genion, oni faris ĉion eblan por difekti ŝian famon, estas sciate, ke la suspektoj ĉiam estis armilo per kiuj la karakteroj malnoblaj intencas misfamigi la superajn estaĵojn. Tiom ekstreme kunportis suspektemon ŝiaj malamikoj, ke inter ŝiaj amantoj oni enkalkulis Herodo-n la Granda, reĝo de Judujo, kiun ŝi intencis detrui per la plej
daŭrigata
Dua epoko, n-ro 43, julio-septembro 2003

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 43, julio-septembro 2003.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 4,0,99,22] Kapemblemo de KAE en verda kadro: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 43 DUA EPOKO DEKSEP APERJARO. JULIO/SEPTEMBRO 2003
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
[BILDO p.1 | 1,43,100,92] Nigrablanka grupfoto de ĉirkaŭ tridek gestaĝanoj, starantaj kaj genuantaj antaŭ ŝtona bedo kun palmo, sub tegolita tegmento de budo en la kampadejo.
Jen bildo pri la staĝanoj en “La Dragonnier” Beziers. Francio
— bildo 2 —
PAGOTA OFICISTO SERĈATA
Niaj karaj geamikoj, gesamideanoj. Ni vin dankas pro via pacienco, ĉar ni opinias, ke oni devas havi paciencon eĉ fidon kaj esperon, kiam dum pli ol jaro ni promesas al vi sciigi –almenaŭ ion- pri nia oficisto. Nu, estu feliĉaj, ĉar hodiaŭ, en ĉi tiu paĝo mem vi konos unu el la du oficistoj, sed pli bone dirite unu el niaj du oficistinoj, tiu kiu nomiĝas Noemi. Jes, antaŭ dek tagoj, ni havis la plezuron iri al flughaveno de Barcelono kaj akcepti ŝin, kun ĉiuj honoroj, kiujn ŝi meritas. Ni povas diri al vi, ke – niaj koroj batadis rapide -, ne ĉiam oni havas la plezuron koni virinon, kiu tiom agados por Esperanto en ĉi tiu urbo Sabadell, kaj kompreneble por la resto de Hispanio kaj la mondo.
En tiu atendejo, kie nervoze atendadis multaj aliaj personoj, estis ni portantaj grandan afiŝon kun la vorto Esperanto. Jam komencis eliri la ĵus alvenintaj pasaĝeroj kaj ni preskaŭ eĉ forgesis spiri, kiam subite alproksimiĝis al ni la plej ĉarma brunino, kiun vi povas imagi kaj tuj, tuj, kun granda surprizo kaj plezuro niaflanke, ĉar tiu bela afrikanino sin adresis al ni, en perfekta Esperanto, sinjoroj, ĉu vi estas la esperantistoj de Sabadell? Kia momento, kia momento! apenaŭ se ni povis prononci vorton, sed fine, ni ne scias kiamaniere ni eltiris fortojn kaj kuraĝon kaj respondis: jes, nia kara kaj bela samideanino, ni vin atendadis. Kompreneble ni devis solvi tiujn problemojn de la valizoj kaj fine ni troviĝis ekstere en plena aero, kun tiu virino, sendube enviataj de multaj preterpasantoj.
Evidente, niaj unuaj demandoj estis pri ŝia vojaĝo, al kio ŝi respondis, ke la vojaĝo fariĝis tre peza kaj tre longa, ĉar ŝi ne estas alkutimiĝinta vojaĝi aviadile, kaj ankaŭ ne aŭtomobile. Dum nia reveno per taksio al Sabadell, ni sentis nin pli kuraĝajn kaj la konversacio estis flua, pli interesa. Ni demandis al ŝi, krom de via familia voknomo, kia estas via familia nomo? Ŝi respondis; nu, tiun nomon Noemi mi ŝuldas al sinjorino, profesorino, kiu loĝis dum kelkaj jaroj en nia tribo. En la tribo, mi estas konata kiel -amulalita- kaj fakte mi ne scias, ĝuste kion signifas, eble ion similan al -la virino de la bela talio-. Ŝi estis kaj kompreneble estas, tre parolema. Multe ŝi miris pro la amaso da aŭtomobiloj.
Kie vi vivis, loĝis? estas ĉiam unu el devigataj demandoj, en kia urbo? Kaj vi miru pri ŝia respondo. Mi ne loĝis en urbo, urbon mi vidis por la unuafojo, kiam mi iris por oficialigi mian pasporton kaj alitage por iri al flughaveno. Mi ĉiam restis en mia tribo kaj tiel estis ĝis nun mia vivo, mia tribo nomiĝas – amukanika- kiu en Esperanto estas io simila al -tribo de la korpoj perfektaj-. Mi neniam vidis tiom da blankaj homoj. En mia tribo apenaŭ ni havis kontaktojn kun aliaj triboj kaj neniam kun blankaj homoj, escepte pri tiu profesorino, pri kiu mi jam parolos al vi.
Nu, nia unua oficistino jam estas ĉe ni. La lernantaro iomete tumultis por ŝin vidi, saluti, kaj eĉ kiseti, kion ŝi rifuzis ĉar ne estas alkutimiĝinta. Kompreneble, ni plie informos vin. Ni pensas ŝin intervjui por scii, kie naskiĝis tiu bela Esperanta floro, en tiu ĝardeno de Afriko. Sed, ni jam povas diri, sciigi al vi, ke novaj personoj interesiĝas pri Esperanto. Ĉio funkcias. Li kaj mi, aŭ mi kaj li laŭ via prefero.
— bildo 2 —
FORPASIS NIA SAMIDEANO, SALVADOR GUMÀ I CLAVELL
Nia neforgesebla samideano Guma, forpasis la 23-an de majo 2003. Li kun siaj 101 jaroj estis la plej aĝa de nia hispana Esperanto-movado.
Manlaboristo. Li esperantiĝis en 1917. Baldaŭ li distingiĝis pro sia flua, senerara parolo. Li gvidis kursojn en Barcelono, Alcover, kie li estis naskiĝinta, kaj en Reus, ankaŭ en Parizo, Solliès-Pont. Dum multaj jaroj li estis delegito de U.E.A. en Reus. En la jaro 1926a, k-do Lanti, fondinto de SAT proponis al li la redaktadon de “Sennaciulo”
Li verkis artikolojn, rakontojn kaj poemojn en Esperanto kaj en la kataluna lingvoj, parto el ili publikigitaj en la libro “Kiam floras la Timianoj” eldonita de KEA por lin omaĝi okaze de lia 100-a jariĝo.Plurfoje venkinto en literaturaj konkursoj, inter aliaj , de U.E.A., Comella-Bassols, Oomoto kaj en la kataluna.
De post la Universala Kongreso de Madrido, li korektas la tekstojn de la organo de H.E.F. “Boletín”. Li prelegis plurfoje en Esperanto kaj por Esperanto en la kataluna. Kunredaktoro de “Horizonto” kaj plurjara membro de la Juĝkomisionoj de Literaturaj Konkursoj de Internaciaj Floraj Ludoj kaj de la “Fundación Esperanto”. Dum jaroj li rezencis librojn por “Boletín” kaj “Horizonto”. Li tradukis rakontojn kaj poemojn el la kataluna kaj kastilia. Por la Universala Kongreso en Madrido li tradukis el la kastilia la kvarvoĉajn tekstojn kaj alaranĝis ilin muzike por la ĥoro gea de Majstro Borobia ravinta la kongresanojn.
S-ano S. Gumá estis homo de ampleksa kulturo kaj paroli kun li estis unu el la plej grandaj plezuroj, kiun mi dankas al Esperanto. Li ĉiam estis preta helpi, konsili. Bedaŭrinde miaj kontaktoj kun li ne estis tre oftaj, eble pro tio lia malapero ĉagrenigas min multe pli, ĉar malaperis eblecoj aŭskulti lecionojn de li.
S-ano Gumá, laŭ miaj eblecoj mi daŭrigos vian Esperantan laboron.
Luis Serrano Pérez
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
6a TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO. HAVANO.KUBO.
De la 21a ĝis la 27a de marto 2004, okazos en la Havano, la 6a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Kuba Esperanto-Asocio invitas vin ĝin ĉeesti.
La temo de la Kongreso estos: Esperanto-movado por Ameriko?
Aliĝkotizoj: ĝis decembro 2003, 40 usonaj dolaroj, post tiu dato 60 dolaroj
Pliajn informojn, vi povas ricevi de: Kuba Esperanto:Asocio. Apartado 5120. CU-10500 La Habana. CUBA. Tel. +53(7)404484 kaj 539102. Fakso 338729. Retpoŝto: kubesp@ip.etecsa.cu. NI VIN ATENDAS!
— bildo 3 —
Nia babilado en Sabdell (16-3-2003)
Tiutaga temo, Kio priokupigas, prizorgas vin? Tiu temo konsistis el multaj temeroj, kaj mankis tempo por ilia diskutado.
Oni konsideris, ke la familio estas unu el la pilieroj de nia ĉiutaga vivo, kvankam kompreneble la rilatoj inter la familiaj membroj multe ŝanĝiĝis en ĉi tiu moderna vivo, kvankam oni ne povas diri, ke tiu ŝanĝo ĉiam estis realigata en la bona direkto. La gefiloj nun havas alian koncepton pri la vivo kaj la familio.
La laboro estis alia temero. Oni kritikis la virinan diskriminacion en la laboro, kvankam oni akceptis, ke kompare al la antaŭa situacio ekzistas granda progreso. Nepre, oni diris, estas necesaj superaj studoj por plej bone atingi laborpostenon, kvankam senlaboruloj kun superaj studoj ankaŭ ekzistas.
La delikteco, ankaŭ troviĝis en tiu listo, kaj fakte ĝi vekis la intereson de la ĉeestantaro. Oni metis la jenan ekzemplon: kaphararo, kiu ne estas purigita, en ĝi pli frue ol malfrue aperas pedikoj. Tio okazas en nia socio, en ĝi ekzistas tiom da malpuraĵojn, kiuj kreas la deliktecon. Pliaj policistoj, ne solvus la aferon, tio – oni diris- kalkulante, ke ĉiuj policistoj estu honestaj-. Alia opiniis, ĉu ne estas delikto postuli tiujn astronomiajn monsumojn por akiri loĝejon?
Ni, estis dudek, kiuj poste en apuda restoracio, iom forgesis la problemojn.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
NIA BABILADO EN PREMIÀ DE MAR (11-5-2003)
En tiu tago la babilado temis: Ĉu ankoraŭ militoj en la 21-a jarcento? Estas evidente, ke la militoj okazas pro edukmanko en la socia kunvivado.La homaro ankoraŭ ne atingis tiun stadion, en kiu regos vera kaj racia kunvivado. La avareco, la egoismo, la persona povo estas kaŭzoj de la militoj. Ankaŭ ekzistas la persona inklino submeti aliajn homajn estaĵojn propraprofite. La homo rigardas la homon, kiel instrumenton per kiu oni povas atingi monon kaj povon.
Kiel vi jam povas kompreni, la ĵusa finiĝinta (?) milito de Irako, ne povis resti for de nia debato. La rolo de tiu nova potenco, cele regadi la tutan mondon, fakte estis forte kritikata, sed en la kunveno, ankaŭ estis samideano, kiu defendis la okazigon de la milito al Irako kaj la agadon de tiu potenco tra la mondo.
Tie oni legis artikolon, ne aperinta en la hispana ĵurnalaro en kiu oni konkretas, ke la diktatoro de Irako, estis simpla ekskuzo, ĉar kio vere ĝenas la potencon, estas, Kio okazus se la transakcioj de la petrolo estus pagataj per eŭroj? evidente, tio estus la ruinigo de la dolaro. Neniu rajtas milite invadi alian landon, nur kun la celo alpropiĝi de la tieaj naturaj riĉaĵoj kaj ankoraŭ malpli, ke ĉiopova potenco povu fariĝi la ĝendarmo de la mondo. Jes, la diskutado estis varma, pro la malsama koncepto pri la longe menciita, milito (invado) al Irako.
La E-Grupo de Premià de Mar, translokiĝis al bela konstruaĵo apud la stacidomo. Adreso: CONEX, str. Camí Reial 29. 08338. Tie ni estis malavare gastigataj. La Direktoro de tiu Kultura Centro adresis al ni, esperantlingve, afablajn vortojn. Fine, 26 gekolegoj kunmanĝadis, en paca etoso, en apuda restoracio. LUIS SERRANO
— bildo 3 —
2-aj SOMERAJ DIALOGOJ EN ESPERANTO-RESTADEJO
Monistrol de Montserrat (Barcelono) Hispanio.
La 6an kaj 7an de septembro, 2003
Koresponda adreso: Esperanto-Restadejo. Salvador Aragaj, Camì del Pou, n-ro 9, ES-08691 Monistrol de Montserrat, (Barcelono) Hispanio. Tel. 645404755
Aliĝkotizo: 5 eŭrojn; familianoj senpage.
Kompleta pensiono: 35 eŭrojn, en dulita ĉambro, po persono kaj tago en Hotelo Guilleumes, apud la Esperanto-restadejo. Nur tagmanĝo, 8,20 eŭrojn po persono.
Nur loĝejo en la Hotelo Guilleumes: 30 eŭrojn por du personoj en dulita ĉambro. Atentu: Ne ekzistas individuaj ĉambroj.
PROGRAMO
Sabaton, la 6an, 11:00 h. Salutoj kaj bonvenoj. Prelegoj. Esperanto-lecionoj. Legado kaj komentario de la verko de s-ano Giordano Moya. “La Homa Vivaventuro”, la libron ricevos senpage ĉiuj aliĝkotizantoj. Kunveno de instruantoj de E-Kursoj. Nokta Dialogo.
DIMANĈON la 7an, 11:00 h. Imformado de eksterlandaj gesamideanoj. Prelego. Kunveno de instruantoj de Esperanto-Kursoj. Esperanto-lecionoj. Turisma vizito. Nokta Dialogo kaj adiaŭo.
Noto. La Esperanto-Restadejo estis inaŭgurita okaze de la 24a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Tarragona la jaron 1968.
SALVADOR ARAGAJ
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Korespondado.
Pola samideano 59-jara, deziras korespondi kun esperantistino. Lia adreso estas: Andrzej Marszalkowski. ul. Jana Bielinskiego 1. PL 83-300 KARTUZY (Pollando) Retadreso: <marszalkowski@wp.pl>
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Pri Esperantaj libroj, ne forgesu, ke la Libro-servo troviĝas, ĉe Luis Serrano Pérez. Font Nova 32. 08202. Sabadell (Barcelono) Hispanujo. retadreso: <luis_serrano@mixmail.com> Tel. 937275021.
— bildo 4 —
20a PRINTEMPA STAĜO EN “LA DRAGONNIÈRE” VIAS, BÉZIERS, FRANCIO
De la 14a ĝis la 21a de majo 2003, okazis en la karavana kampadejo “La Dragonnier”. Staĝo en kiu la unua celo estis la instruado kaj praktikado de Esperanto.
La gekursanoj vere estis mergataj je Esperanto, tri horojn matene kaj tri horojn vespere, ĉiutage, kaj la uzado de nia Internacia lingvo daŭris en la manĝoĉambro, danke al la geinstruistoj, s-ino Susanne Authier “ekzamenistino”, s-ino Josée Lafosse “konversacia kurso”, s-ro Thierry Saladin “2a grada kurso” kaj s-ro S. Aragaj “supera kurso”, kiu situis ĉe la du flankoj kaj centro de la granda tablo, kontrolis la situacion. Tiel do, Esperanto rolis sendube, kiel vivanta lingvo.
Sed ne nur la celo de la staĝo estas la studado, ankaŭ la aktiva partopreno de la gelernantoj. En la “Vespero de Josée” kaj “Teatra Vespero” gvidata de la ĉefrespondeculo de la staĝo, s-ro Jean-Pierre Peray, ili estis vere mirindaj, ĉar partoprenis en la du festoj preskaŭ la duono de la gestaĝanoj, pli ol malpli 18.
Oni nepre meritas mencii s-ron Christian, kiu respondecis pri la administraj aferoj.
Io, kio surprizis nin estis la ĉefa rolo de la virinoj, eĉ ili superis tiun de la viroj. Ekzemple, en la supera kurso partoprenis poetino F. Terral, aktorino Josée Boccadifuoco, s-ino Tereza Depecker, kiu respondecas pri “Kastelo Gresillon” kaj geinstruistoj, entute 10 gelernantoj.
Nur ekzistis du momentoj por ripozi. Vespere, la 14an merkredon kaj matene la 18an dimanĉon, kiujn ni profitis por viziti la urbetojn “Le Cap-d’ Agade” kaj “Pézenas”, tre belaj lokoj.
Oni informis pri la “11a Internacia Esperanto-Semajno” en Santa Susanna kaj danke al la efika kunlaborado de nia kara samideano Roland Accomiato 6 gestaĝanoj aliĝis al ĝi.
Resume la gesubskribintoj pasis la plej emocian kaj efikan eventon de la E-movado kaj nur restas rekomendi ĝin al ĉiuj gelegantoj. “Ĉeestu amase, venontajare en la 21a Staĝo”
JOZEFINO KAJ SALVADOR
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
SUKCESAJ ESPERANTO-KURSOJ
Deko da gelernantoj de elementa kaj supera Esperanto-Kursoj deziras korespondi kun gesamideanoj el la tuta mondo. Ili jam estas senpaciencaj, por ricevi amason da leteroj.
Bonvolu skribi al nia adreso, ni certigas al ĉiuj rapidan respondo. Gejunuloj aŭ veteranoj, ne gravas!
Jen komuna adreso:
Barcelona Esperanto-Centro. Esperanto-kursoj. Bassegoda 40, 3º, 1ª ES-08028 Barcelono. Hispanio
— bildo 4 —
DE PATRINAJ LINGVOJ KAJ DEVIGAJ IDIOMOJ
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Oni legas en ĵurnaloj, ke por la universitataj studentoj, kiuj dum la jaro 2006 deziros atingi universitatan diplomon, estos deviga la kompleta sciado de eksterlanda lingvo; tio ŝajnas al ni laŭdinda ideo, sed … jam ne ŝajnas tiom laŭdinda la fakto ke, samtempe, oni anoncis plialtigon de la taksoprezoj kaj ke tiuj studentoj povos, en la venonta jaro, ricevi nedevigan ekzamenon pri sia scio de angla lingvo, ekzameno, kiu estos jam deviga post la lekciaro 2004-2005.
Se en tiu ĉi momento estus apud ni la s-ro Konsilanto pri katalunaj universitatoj, ni demandus lin, ĉu oni rajtas akcepti kiel eksterlandajn lingvojn por la menciita ekzameno, aliajn lingvojn, kiel ekzemple la francan aŭ la germanan, por mencii nur du prestiĝajn lingvojn, inter multaj aliaj? Sendube nea respondo, akompanata de larĝa rideto estus ĉio, kion oni povus atendi de la s-ro Konsilanto. Certe, niajn komentojn kun tiu grava sinjoro ni daŭrigos, kaj ni memoris al li, ke antaŭtempe, intelektuloj rekomendis al la studentaro, la lernadon de la eksterlanda lingvo parolata en la lando pli proksima al ili; sed estis aliaj tempoj kaj, kompreneble, aliaj mondaj kondiĉoj.
Ankaŭ ni povus mencii, ke tiun decidon favore al la angla, -aŭ al alia lingvo-, por kelkaj studentoj, (oni pensas pri katalunaj, galegaj aŭ eŭskaj parolantoj), devigas eniri en la nuntempe nomatan “bonan scion de la tria lingvo”. Sed ni preferas daŭrigi iomete plie nian mensan paroladon ĉar nia afabla Konsilanto ankoraŭ aŭskultas nin kaj rakonti al li pri du geamikoj, unu jam de nia infanaĝo kaj la alia de nia juneco. La unua, ĉiam parolis france kun sia patrino, belgino naskiĝinta en Valonujo. Li ĉiam diris al iu ajn, ke por li la patrina lingvo estis la franca, ne la kataluna. La ekzemplo de la dua amikino estas malsama. Tiu sinjorino, nuntempe preskaŭ avino, estas kataluna kaj same ŝiaj gepatroj; sed ne ŝiaj patraj geavoj, ambaŭ fieraj germanoj. Kaj alitempe, en la hejmo de tiu amikino oni parolis kaj spiris nur germane; ankaŭ oni devas aldoni, ke ŝiaj studoj estis ĉiam faritaj en germana lernejo. Do, lingvo de Goethe ne ests por ŝi sia gepatra lingvo,… sed preskaŭ.
En la du antaŭaj ekzemploj, se tiu leĝo kiu devigas la studadon de eksterlanda lingvo estus iomete fleksebla kaj permesus elekti inter la angla kaj… la angla, konsentus pri aliaj ankaŭ eksterlandaj lingvoj, certe ke por niaj geamikoj, ĉiam pensante, ke ili ankoraŭ estas universitataj studentoj, – kiuj jam delonge ne estas-, ilia elekto sendube estus ne la angla.
Ĉar se ni antaŭiras iomete, oni memoriĝas, pri tiuj popoloj, kiuj baldaŭ eniros la Eŭropan Union. Ni, kiel esperantistoj, aplaŭdas la ideon de plurlingveco. Sed oni devas memori, ke por la orientaj eŭropanoj, la germana lingvo estas ilia preskaŭ internacia lingvo, kaj al slovenoj, slovakianoj aŭ litovanoj, la EU estroj tute simple altrudas al ili la angkan, sen nenia preteksto.
Tio signifas, ke ĉiuj grafikaĵoj kaj desegnaĵoj, kie oni eksplikas al ni, esperantistoj, la malfacilaĵojn de interkompreniĝo kiam la Eŭropa Unio atingos
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92
Edita: Asociació Cultural Esperantista.
Eldonas: Kultura Asocio Esperantista.
Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021.
Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo.
Delegació en Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo.
KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21000461960200045498.
Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
******************************************************
“BIBLIOGRAFIA FONDAĴO LUIS HERNÁNDEZ IZAL”
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Ĵus okazis la datreveno de la morto de Ludoviko, unu el la plej gravaj esperantistoj de la pasintaj jardekoj. Grupo de familianoj, amikoj kaj kunlaborantoj, iniciatis fondaĵon ene de UEA, sub la nomo:
BIBLIOGRAFIA FONDAĴO LUIS HERNÁNDEZ IZAL.
La komisiono konsistas el tri membroj: D-ro Detlev Blanke (prez.) D-ro Arpád Máteh (sekr) kaj Trevor Steele (Ĝenerala Direktoro de UEA)
Oni proponas kadre de la fondaĵo, apartigi monon por eldoni Mermorlibron pri nia karmemora bedaŭrata samideano.
Se vi kara leganto deziras kontribui finance, bonvolu sendi viajn kontribuaĵojn rekte al jena adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Konto-kodo: bfyz-h
Niuwe Binnenweg 176
NL. 3015 BJ, ROTTERDAM
Nederlando
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Nova hispana peranto por “La Gazeto”, kies kotizo estas 26 eŭroj, ses numeroj. Jen adreso: Barcelona Esperanto-Centro. Bassegoda 40, 3º, 1º. ES-08028 Barcelona.
— bildo 5 —
KAE-Informilo — 8 —
28 membrojn kun 24 lingvoj, kaj samtempe la matematika demonstro, ke 24 X 23 = 552 interpretistoj por la samtempa tradukado, ni jam povas tute simple ĝin forgesi. Plaĉos aŭ ne plaĉos al la registaroj de la venonta Eŭropo, oni parolos la anglan, certe kun tradukado de kelkaj, nur gravaj dokumentoj al la du aŭ tri pli gravaj lingvoj.
Estas malfacile akcepti, ke fremdlingve parolante oni aperas malpli inteligentaj ol ni estas, sed, samtempe, kurioza estas la fakto, ke la angla lingvo esta kiu gajnas la aferon, ĉar la anglan, en Eŭropo, oni parolas preskaŭ nur en Britujo, -tiu eŭropa filio de Usono- kaj, kie en tiu “eŭropa” lando, oni ne akceptas, kaj eble ne akceptos, la nunan eŭropan monon, t.e. la eŭron. Ĉu oni povas imagi surstratan parolan diskuton inter britoj kaj usonanoj? Eble povus intermiksiĝi aŭstralianoj aŭ kanadanoj en tiu diskuto. Sed neniu alia. La aliaj, elementaj aŭ superaj studentoj de la angla, devos aŭskulti kaj, tute simple, nur jesi aŭ nei la opiniojn de la diskutantoj, ĉiam se tiuj studentoj iom komprenas.
Post tio dirite. sendube, de la lipoj de nia kara Konsilanto eble jam forviŝiĝis la rideto. Kaj ni profitos tiun momenton por iomete paroli pri nia lingvo, vera internacia lingvo.
Kutime ni legas ĉiujn Esperantajn revuojn, kiuj alvenas al niaj manoj. Feliĉegas nin, kiam ni trovas elstarajn novaĵojn kiel tiuj de niaj hungaraj samideanoj, kiuj festis antaŭnelonge sian malgrandan finan venkon, pro la fakto, ke pluraj miloj da homoj, studentoj, lernas nian lingvon, Esperanto kompreneble, por havi lingvoekzameno pro ŝtata priskribo kiel kondiĉo por siaj ekzamenoj. Do, tio pruvas, ke Esperanto estas vivanta lingvo en Hungarujo, almenaŭ tiom vivanta kiom la angla antaŭ la okuloj de aliaj eŭropaj registaroj.
Sed, ke al tiu antaŭa novaĵo sekvis alia, sciigante pri la malapero de ankaŭ hungara presita revuo “EVENTOJ” ĉagrenas nin. Ĉar, ke niaj kolegoj de “Aveno” invitis nin al la “3a Kongreso de Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj” en Berlino, la pasintan majon, kaj ke la la sola lingvo uzata estus la angla, ĉagrenas nin ankoraŭ multe pli.
Oni povas konkludi, ke ni esperantistoj, povas daŭrigi kun niaj konstantaj ekzemploj kaj predikoj. Sed, sen la fakto ke la plej gravaj enlandaj anglaj lermejoj bankrotis kaj prirabis la monon de siajn gelernantoj, en iu momento, mi pensis provi ŝancon en tiu perfida lingvo; sed, certe, mi repensas tion kaj… mi daŭrigos kun mia kara Esperanto.
SANTIAGO TORNÉ
==================================
NEKROLOGO
Post longa kaj doloriga malsano, la 13-an de junio forpasis nia kara kunmembro Antonio Mas Tejeiro. Al lia edzino kaj filinoj, nian plej sinceran kondolencon.
KAE-Informilo — 9 —
VI, KIUN ELEKTUS?
Virino eliris de sia hejmo kaj vidis tri maljunulojn kun longaj barboj sidantaj fronte al sia ĝardeno. Ŝi ne konis ilin kaj diris al ili: Mi pensas, ke mi ne konas vin, sed vi devas malsati. Bonvolu eniri en mian hejmon por ke vi manĝu ion. Ili demandis: ĉu estas la edzo en la domo? Ne, ŝi respondis. Tiam ni ne povos eniri, ili respondis. Vespere, kiam la edzo alvenis, ŝi rakontis al li ĉion okazintan. Nu, diru al ili, ke mi alvenis, invitu ilin eniri. La virino eliris kaj invitis ilin eniri en sian hejmon. Ni ne povas eniri en la domon la tri samtempe, klarigis la maljunuloj. Kial? ŝi demandis. Unu el la tri klarigis: Lia nomo estas Riĉeco. La alia estas Sukceso kaj mi estas Amo. Nun vi eniru kaj decidu kun via edzo, kiun el ni vi deziras inviti. La virino eniris en la domon kaj rakontis al sia edzo tion, kion ili diris. La edzo sin sentis feliĉa. Bonege! Tiel estas la afero, tiam ni invitos al Riĉeco, ke li eniru kaj plenigu nian hejmon. Lia edzino ne kunsentis. Amata, kial ni ne invitas al Sukceso? Filino de la geedzoj, kiu aŭskultis ekde angulo de la hejmo rapide venis kaj diris. Ĉu ne estus pli bone inviti al Amo?. Nia hejmo estus plena da amo. Ni akceptu la konsilon de nia filino, diris la edzo al sia edzino. Iri eksteren kaj inviti eniri al Amo, ke li estu nia gasto. La edzino eliris kaj demandis, kiu el vi estas la Amo? Bonvolu veni, ke vi estos nia gasto. Amo staris kaj komencis piediri al la domo. La aliaj du ankaŭ staris kaj sekvi lin. Surprizita, la sinjorino demandis al Riĉeco kaj Sukceso: Mi nur invitis al Amo, kial vi ankaŭ venas? La maljunuloj kune respondis: Se vi estus invitanta al Riĉeco aŭ al Sukceso, la aliaj de devus restadi fore, sed ĉar vi jam invitis al Amo, kien li iras, ni iras kun li. Kie estas amo estas riĉeco kaj sukceso. Kie estas doloro, ni deziras al vi pacon kaj mizerikordon. Kie estas manko de fido en si mem, mi deziras al vi konfidon renovigitan, en via kapableco ĝin superi. Kie estas timo, ni deziras al vi amon kaj kuraĝon. Vi havas nun du elektojn: 1.- Forviŝu tion, aŭ… 2.- Invitu al Amo pere de ĉi tiu historio al gento, kiun vi aprezas. Mi esperas, ke vi elektu vian preferon.
MI FARIS TION POR VI!!!
(Ĉi tiu historieto hispanlingve venis el Kolombio)
— bildo 6 —
KAE-Informilo — 10 —
MONDA VILAĜO
Se la mondo estus vilaĝo kun cent loĝantoj:
57 estus Aziaj 21 estus Eŭropaj 14 estus el la Okcidenta Hemisferio 8 estus Afrikaj.
52 estus inaj 48 estus viraj
70 estus neblankaj 30 estus blankaj
70 estus ne-Kristanaj 30 estus Kristanaj.
89 estus aliseksemaj 11 estus samseksemaj.
6 homoj posedus 59 procenton de la tuta monda riceco kaj tiuj 6 estus ĉiuj Usonanoj.
80 loĝus en subnorma hejmiĝo 70 ne povus legi. 50 suferus je malsato 1 estus preskaŭ mortinta 1 estus graveda 1 estus edukita en kolegio 1 posedus komputilon.
Laŭ D-ro Philip M. Harter. Stanfordo Universitato. Traduko de Mark Palmer.
==================================
HUMORO NE MANKAS EN ESPERANTUJO.
Ĉie en lerneja koridoro estas vestkroĉilo por alkroĉi vestojn de lernejantoj. La direktoro mendas por ke oni ellaboru apartan specialan vestokroĉilon, kun subskribo: “NUR POR INSTRUISTOJ” Vespere, mano de senoma lernanto kompletigis la subskribon: KROM INSTRUISTOJ, fojfoje povas esti alkroĉitaj ankaŭ vestoj.
======================================
La plej efika maniero, plifortigi nian Movadon estas paroli Esperanto-n
KAE-Informilo — 11 —
KLEOPATRA (2)
De Oscar Von Wertheimer. — Esperantigis: Luis Serrano Pérez
PROLOGO
vidu antaŭan Informilon
rimedoj pli rafinitaj.
Komprobinte la falsecon de tiaj asertoj, ni ne celas defendi ŝian moralon, ĉar ĝi estus simple ridinda. Ŝia vivo parolas per si mem, kaj ĉio estas klarigita per ŝia genio, kiu enhavas la moralan koncepton de la antikveco, ŝia deveno de la fenicioj, de la Ptolemeoj kaj la speciala politika situacio en kiu ŝi vivis.
Ŝiaj malamikoj, eĉ kontraŭe al siaj deziroj, kontribuis ankoraŭ pli ol Cezaro kaj Antonio estigi aŭreolon, kiu ĉirkaŭas ŝian nomon. Ne ĉiuj eminentaj literaturistoj traktis ŝin kun la bonvoleco de Ŝekspiro. Cicerono, kiu havis la okazon vidis ŝin kelkajn fojojn en Romo, jam montris sian malamon, sed tio jes, kiam Cezaro jam estis mortinta. Eble la fremdulino vundis la vantecon de la romiano, kiu laŭ sia opinio, estis la plej granda murdo, kiun oni povis realigi. En la tempoj de la amoroj inter Kleopatra kaj Antonio la oratoro jam estis mortinta, li mortis dum la intercivitana milito en Romo, kio estas por ni bedaŭraĵo, ĉar ni estus povintaj scii multe pli pri la partikularaĵoj pri ĉi tiu temo.
La influo, kiun Kleopatra havis sur Antonio ŝajnis konfirmi ĉion malbonan, kion Cicerono diris en siaj diskursoj kaj skribitaĵoj. Siaj kampanjoj kontraŭ Romo, estigis ke Cicerono konsiderus ŝin ĉiam, kiel mortendan malamikon kaj ĉiuj ceteraj verkistoj romianoj, pli ol malpli, ĉiam juĝis sin sub ĉi tiu vidpunkto.
Tamen, kaj kiel demonstradis Adolfo Stahr (kiun la sorĉistino havis sub sia ĉarmeco post jarcentoj de sia morto) la poetoj siatempaj, kiel Virgilio kaj Horacio, juĝis sin per plia konsidereco, ol tiuj famaj dum la princa tempo de Aŭgusto, komencante per Ovidio kaj Propercio. Ankaŭ la aŭtoro de Farsalia, Lukano, kiu vivis je la mezo de la unua jarcento de la kristana erao, diris, ke ŝi estis virinulino malvirta kaj sen moralo, kaj fine Plinio kvalifikis ŝin kiel reĝinon de la publikulinoj. Oni povas diri, ke la malamo de la literaturistoj pri la danĝera malamikino de Romo kreskadis samproporcie, en kiu disvolviĝis la Romia Imperio.
Ŝia memoro ne trovis pli grandan komprenon en la poetoj, kiuj venis poste Bernhard Shaw, en la konceptado de sia verko, falis en la saman eraron ol Ŝekspiro en Julio Cezaro, tio estas, preni ulojn de sia propra epoko. La eminenta verkisto uzis la liberon, konverti en anglojn al ĉiuj angloj, kiuj intervenis en lia ingenia tragedio Cezaro kaj Kleopatra. Lia juna reĝino, anstataŭ esti filino de Ptolemeo XIII-a, estas la filineto spirita de Shaw mem, demonstrante ke la literaturisto konas tiom malmulte al la reĝino de Egiptujo kiel ŝi povus koni lin.
daŭrigo en venonta Informilo.
— bildo 7 —
[REKLAMO p.7] Koloraj paĝoj (presitaj transverse) pri la hotelo de la Semajno.
[BILDO p.7 | 8,2,38,27] Kolora foto de la akceptejo de la hotelo: brilanta planko, kolonoj, akcepta vendotablo.
[BILDO p.7 | 8,28,38,53] Kolora foto de hotelĉambro: virino sidanta en fotelo, alia staranta ĉe la fenestro, lito kaj televidilo.
[BILDO p.7 | 8,54,38,80] Koloran foto de la manĝejo kun bufedo plena de pladoj kaj floroj.
[BILDO p.7 | 41,2,50,80] Kolono da piktogramoj pri la servoj de la hotelo: parkejo (ankaŭ por busoj), telefono, kafo, donacoj, bilardo, kreditkarto, monŝanĝo, satelita televido, infanoj, basketbalo, futbalo, 220 V, klimatizilo, restoracio, handikapuloj, dancado, karaokeo, monŝranko, televido en la ĉambro, golfo, malpermeso fumi, teniso, rulglitado, ŝranketoj, lifto, naĝejo, infana naĝejo, gitaro, trinkejo, infanvartejo, televidejo, trajno, strando je 25 m, taksio, interreto.
“11ª Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo” Santa Susanna (Barcelona) Katalunio. Hispanio. 4-11/10.2003
[BILDO p.7 | 62,1,97,80] Koloran foto de la hotelo Mercury: longa blanka konstruaĵo kun balkonoj, palmoj, naĝejo kun banantoj, blua ĉielo.
Hotelo MERCURY *** Avenida del Mar s/n. 20 metrojn fronte al stacidomo.
— bildo 8 —
“11a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo” De la 4a ĝis la 11a de Oktobro 2003
JEN “ABSTRAKTA” PREZENTO DE LA PROGRAMO
Tiu hodiaŭa “abstrakteco” de la “Semajno”, kiam alvenos la dato ĝin okazigi, estos vera kaj bela realaĵo, kiu sendube kontentigos ĉiujn.
La “Semajno” konsistas el kvar ĉefaj partoj. Unu el ili estas la prelegoj, jes, ĝi estas la kultura kerno de nia internacia aranĝo. La dua parto estas la ekskursa, la tria estas la distra aŭ amuziga kaj fine la lasta, kiu eble devus esti la unua, la samideaneca etoso, kiu ĉiam regas en la “Semajno”. Do, la ingrediencoj estas bonaj, la manĝaĵoj, estos nepre manĝindaj.
Eble, niaj “Semajnoj” estas iomete tradiciaj, kio pli ol malpli okazas en aliaj Esperantaj renkontiĝoj aŭ kongresoj, escepte, ke ni ne pritraktas la temojn de la budĝeto aŭ renovigo de la estraro, kio jam estas parto ne disigebla de ĉiu kongreso.
Minimume ni enprogramigas kvar prelegojn, ĉiu malsimila de la aliaj, ili temos pri Esperanto, aŭ pri kiu ajn aspekto de nia ĉiutaga vivo. Kio sendube plialtigas nian propran kulturon. Ni klopodos, kiel ĉiam, ke “grandulo” de la E-movado regalos nin per siaj spertoj. Vi ricevos donace la libron “Survoje al Universala Civilizacio” de G. Moya.
La ekskursoj, estas temo pri kio ni metas specialan intereson, ĉar ni celas, ke niaj eksterlandaj “semajnuloj” kaj eĉ ni mem, konos kiel eble plej multe la historion de ĉi tiu bela tero, kiu estas Katalunujo kaj samatempe kun la historio, ke nia kara gasto povu kontakti la homojn loĝantajn ĉi tie. Al tiuj ekskursoj precipe organizitaj buse, ni ĉiam celas aldoni alian, se tio eblas, perŝipe. Ĉar troviĝi meze de la Mediterranea maro estas io ne forgesinda.
Kaj kion diri pri la distraĵoj? Pasintajare ni festis nian 10-jaran jubileon. Do, por la nuna jaro ni devas celebri la 10-an kaj unu plian. Jes, fariĝis tute normala, ke ni enprogramigos du interkonajn vesperojn. Dum tiuj senzorgaj interkonatiĝoj, neniel povas manki bongustaj frandaĵoj akompantaj de dolĉaj kaj refreŝigaj trinkaĵoj, kaj, kial ne? Ni denove gustumos la ĉampanon “Esperanto”, registrita marko de unu el la plej famaj ĉampankeloj de Katalunujo. Kompreneble, ni ne devas forgesi la faman “cremat”, tiun bruligitan rumon. Volu aldoni la muzikon de tiuj orkestroj tipaj de ĉi tiu regiono “Grupo de Habaneras”
Nu, ni ne forgesu la E-kursojn, kiuj plialtigas nian Esperanton. Kaj se vi preferas ne tuj enlitiĝi post la vespermanĝo, jen la debatoj, kiuj daŭras ĝis kiam la moderiganto restas tute sola, eble post meznokto.
Revidi gesamideanojn, kiuj jam de kelkaj jaroj venas al ĉi tiu “Semajnoj” estas alia juvelo, kiun ne povas programi la organizantoj. Sed ĝi estas unu el la plej ŝatataj, almenaŭ al ni revidi malnovajn gesamideanojn donas kuraĝon por iri antaŭen kaj plue porti la torĉon, laŭ oni diras tre ofte.
Je la komenco de oktobro la vetero estas ankoraŭ bela, milda, sen tiuj varmoj someraj. Kaj nunjare, ni povis elekti hotelon, kiu situas, 50 metrojn de la strando kaj kiel dirite 20 metrojn, fronte al la fervoja stacidomo.
[BILDO p.8 | 55,8,96,41] Mapo de la aŭtovojo A-19 laŭ la marbordo de Barcelono ĝis Malgrat de Mar, kun la numeritaj elirejoj: 8 El Masnou / Alella; 9 Premià de Dalt / Vilassar de Dalt / Premià de Mar; 10 Cabrera de Mar / Vilassar de Mar; 11 Mataró Sud; 12 Cabrera de M. / Vilassar de M. / Barcelona N-II; 13 B-40. Argentona. Granollers; 14 Mataró O.; 15 Mataró N.; 16 N-II. Girona; 17 Sant Andreu de Llavaneres; 18 Montalt / Sant Andreu de Llavaneres; 19 Caldes d’Estrac / Sant Vicenç / Arenys de Mar; 20 Canet de Mar / Arenys de Munt; 21 Sant Cebrià de Vallalta / Sant Pol de Mar; 22 Calella / Pineda de Mar Sud / Santa Susanna / Sant Iscle de Vallalta; 23 Pineda de Mar Nord; Malgrat de Mar / Palafolls / Blanes / Lloret de Mar / Tordera / Girona / N-II. En la mezo: MATARÓ.
KIEL ATINGI LA URBON SANTA SUSANNA
Se vi vojaĝas aŭtomobile vi trairu la “Autopista” (= Autovojo-n) A-19, kaj vi devas ĝin forlasi je la (Salida) elirejo 22. Santa Susanna situas 49 kilometrojn norden de Barcelono.
Se vi vojaĝas aviadile, de la Barcelona flughaveno estas trajno, kiu kunportos vin al fervoja stacidomo “BARCELONA SANTS”. Kiam vi estos en “BARCELONA SANTS”, vi iru al KAJO Nº 2. Tie vi rigardu la ekranon de la elektronika informilo, kiam estos anoncata trajno al Blanes aŭ al Blanes-Maçanet vi envagoniĝu. Post la stacidomoj de Calella kaj Pineda de Mar estas Santa Susanna. La hotelo estas videbla de la stacidomo mem, kies distanco estas 20 metroj. Tiu konsilo ankaŭ validas por tiuj gesamideanoj, kiuj komencos sian vojaĝon en la stacidomo “BARCELONA SANTS”.
================================
— bildo 9 —
Semajno-Informilo — 8 —
PROVIZORA PROGRAMO
Sabaton, la 4-an de Oktobro.
11:00 h. Komenco de la “Semajno”
Akceptado de la partoprenantoj.
12:30 h. Malfermo de Libro-servo.
13:00 h. Tagmanĝo.
16:30 h. Disdonado de dokumentoj.
17:30 h. Kurso de Esperanto. S-ano Salvador Aragaj
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Interkona vespero.
Dimanĉon, la 5-an de Oktobro.
8:30 h. Matenmanĝo
11:30 h. Semajno-inaŭguro, kun ĉeesto de S-ro Urbestro, Joan Campolier i Montsant.
13:00 h. Tagmanĝo.
16:00 h. Prelego “UEA kaj la Esperanto-Movado”. S-ino Michela Lipari.UEA-estrarano pri Landa Agado. Sekve kolokvo.
18:00 h. Esperanto-kurso. S-ano Salvador Aragaj.
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Fakultativa vizito al la urbo. Opero, vidbendo. S-anino, Maria Ferigle Danti.
Lundon, la 6-an de Oktobro.
8:30 h. Matenmanĝo.
9:00 h. Duontaga perŝipa ekskurso al S. Feliu de Guixols
13:00 h. Tagmanĝo.
16:00 h. Prelego. “Vivo kaj verko de Antonio Machado” okaze de la 64a datreveno de lia morto. Sekve kolokvo. Preleganto, S-ano Antonio Marco Botella.
18:00 h. Esperanto-kurso. S-ano Salvador Aragaj.
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Prezentado de filmo. “Kiras-ŝipo Potjómkin”. Kun tekstoj en la kataluna kaj esperante porolata. S-ano Ricard S. Güell.
Mardon, la 7-an de Oktobro.
8:30 h. Mantenmanĝo:
10:00 h. Prelego. “Fundamenta etiko” S-ano Giordano Moya. Sekve kolokvo.
12:00 h. Kurso de Esperanto. S-ano Salvador Aragaj.
13:00 h. Tagmanĝo.
— bildo 10 —
Semajno-Informilo — 9 —
16:00 h. Ekskurso per trajneto tra la urbo.
19:00 h. Kurso de Esperanto, s-ano Salvador Aragaj
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Opero, vidbendo. S-anino Maria Ferigle Danti.
Merkredon, la 8-an de Oktobro.
8:30 h. Mantemanĝo.
9:00 h. Tuttaga ekskurso. Vidreres, Palamós, Peratallada, L’Escala, Ampuries, La Bisbal, Gerona kaj Santa Susanna.
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Dua interkona vespero.
Jaudon, 9-an de Oktobro.
8:30 h. Matenmanĝo.
10:00 h. Prelego. “Meksikiaj likenoj” Prof. Pere Navarro Rosinés, de la Universitato de Barcelona. Kolokvo
12:00 h. Poetika tempo. s-ano Ricard S. Güell
13:00 h. Tagmanĝo.
15:00 h. Duontaga ekskurso. Vic (muzeo). S. Coloma de Farnés.
20:00 h. Vespermanĝo. Muziko, “cremat” (=rumo bruligita) Ensemblo: “Trio Montenegro”
Vendredon, la 10-an de Oktobro.
8:30 h. Mantenmanĝo.
9:30 h. Kurso de Esperanto. S-ano Salvador Aragaj.
11:00 h. Butikumado. Por la kursanoj ekzamenoj.
13:00 h. Tagmanĝo.
16:00 h. Debato. “Ĉu ĉiam ekzistos militoj” Moderiganto: Luis Serrano Pérez.
22:00 h. Gustumado de -karbonado- en Restoracia Show “La siesta”. Ĝentileco de la loka Magistrataro.
Sabaton la, 11-an de Oktobro.
8:30 h. Matenmanĝo.
9:30 h. Disdonado de Kurso-diplomoj.
10:00 h. Fermo de la Semajno (eblaj kritikoj kaj…laŭdoj)
11:00 h. Adiaŭoj, ĉirkaŭbrakoj, kisoj, ploroj…kaj ĝis la venonta jaro.
— bildo 11 —
“11a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO” SANTA SUSANNA 4-11/10 2003
Korespondaj adresoj kaj informoj: Santiago Torné Grau, Tel: 937253421; Apartat 423, ES-08200 SABADELL (Hispanio) aŭ Luis Serrano Pérez, Tel: 937275021; Faksilo 937314111 (ne dum aŭgusto) Rete: luis_serrano@mixmail.com
A L I Ĝ I L O
S-ro/S-ino ________________________________________
Kompleta adreso ______________________________________
—————————————-
ALIĜKOTIZOJ
Ĝis la 31a de julio — 21 eŭrojn
Post la 31a de julio — 24 eŭrojn
Gejunuloj ĝis 25 jaroj senpage
Kompleta pensiono: 30 eŭrojn, en dulita ĉambro, por persono kaj tago.
Kompleta pensiono: 36 eŭrojn, en unulita ĉambro (nur unu persono) po tago.
ATENTU: LA KVANTO DA ĈAMBROJ UNULITAJ ESTAS TRE LIMIGITA
KIEL PAGI.
Ĉiujn pagojn al Santiago Torné Grau.
Enlande, “La Caixa”. Konto: 2100 3028 20 2200302850.
De eksterlande: “Caja de Ahorros y Pensiones de Barcelona” Konto: ES08 2100 3028 20 2200302850
Aŭ per poŝtmandato: Santiago Torné Grau. Apartat 423. ES-08200 SABADELL (Hispanio). Ĉekojn nome je Santiago Torné Grau.
========================================
Mi restados dum……..tagoj kaj sendas al vi……………………. eŭrojn kiel tutan pagon aŭ anticipan pagon.
========================================
NOTO: Se vi ŝatas prelegi, indiku al ni temon (por ĝin enprogramigi) horon kaj tagon de vi preferata. Sed ne tro prokrastu vian decidon.
========================================
Mi konscias pri la fakto, ke la aliĝokotizo ne inkluzivas asekuron dum mia restado ĉe la “11a Internacia Esperanto-Semajno”. Pri asekuroj zorgu vi mem.
Dato — Subskribo
Dua epoko, n-ro 44, oktobro-decembro 2003

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 44, oktobro-decembro 2003.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 55,2,99,29] Kapemblemo de KAE en verda kadro: grandaj literoj «K», «A», «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Nº 44 DUA EPOKO DEKSEP APERJARO.OKTO/DECEM 2003
[BILDO p.1 | 54,34,99,73] Foto de la inaŭguro: kvar personoj ĉe tablo kun boteloj antaŭ granda tolo kun verda stelo kaj la surskribo «SANTA SUSANNA 11-a INTERNA[CIA]… KULTUR[O]… E[SP]ERA[NTO]… [OKT]OBR[O]».
INAŬGURO DE LA “SEMAJNO”. JE MALDEKSTRE: LUIS SERRANO, S-INO MICHELA LIPARI, S-RO URBESTRO JOAN CAMPOLIER KAJ SALVADOR ARAGAY
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 2 –
52-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO DE la 15-a ĝis la 20 de Julio 2003. VALENCIO
La Kongreso okazis en “Colegio Mayor La Asunción”. Tre taŭga loko por Kongresejo, kun diversaj salonoj, ĉiuj dispone de la kongresanoj. Je tre moderaj prezoj por tranoktado kaj manĝado (ne estis memservo). Escepte de la aŭditorio, kie ekzistas klimatizigita aero, en la ceteraj lokoj, inkluzive de la dormoĉambroj, la varmo dum tiu semajno estis ege sufokiga.
Al la Kongreso aliĝis 95 gesamideanoj, inter ili troviĝis kelkaj eksterlandanoj.
Mardon, la 15-an de Julio kaj laŭ programo, oni disdonis la dokumentaron. Okazis estrara kunveno. Ĉiutage estis “Hispana lingvo-enkonduko” de s-ano Rodrigo Portal. Alia programero; “Kantu en Esperanto” gvidata de Sergio Docal (usonano). Devis okazi prelego sub la temo “La forto de la revoj” de venezuela s-anino Mayrim Sandoval, sed ŝi ne prezentiĝis. Okazis la Oficiala malfermo. La artistoj de la Kordo-grupo “Amistad” ne venis akurate kaj ĝialoke oni okazigis la interkonan vesperon. Sekve la menciita muzika grupo regalis nin per sia muziko. Je la 21 horo, ĉiutage finiĝis la kongresa programo.
Merkredon la 16-an. Estis programita “Yumeiko Terapia Masaĝo” prezentita de Sigita Staisiunaite (Litovio). Kunveno de la Estraro de HEF kun delegitoj de lokaj grupoj. Al tiuj du aranĝoj mi ne ĉeestis. Akceptado ĉe la urbodomo. Pro aliaj kialoj, la urbestro, s-ino Rita Barbera ne povis nin akcepti, kaj ŝin anstataŭis vicurbestro. Li kuraĝigis nin daŭre labori. En bela salonego ni estis malavare regalataj. Ni ankaŭ vizitis la “Porcelano-fabriko Lladró”, vera nesto de porcelanaj ornamaĵoj kaj figuroj. Nia S-ano G.Cappa (itala) prelegis pri la temo “Televido: Ĉu monda danĝero aŭ neŭtrala komunikilo”, sekve okazis kolokvo, entute nefavora por la televizio.
Jaŭdon la 17-an. Matene okazis tri prelegoj sinsekvaj. “Niaj pioniroj: Julio Mangada” de Toño del Barrio (verŝajne nova floro en ĉi tiu Esperanta ĝardeno), li parolis pri tiu respublikana militisto, laŭ vidpunktoj, milita, esperantista kaj kiel persono. Verŝajne, laŭ mi komprenis, Mangada estis persono tre polemika, tre agema, kun karaktero forta, bona esperantisto kaj kiu havis, je la komenco de la intercivitana hispana milito, grandan reliefon en la fronto de Madrid.
“Valencia Gastronomio” estis la parolado de s-ano. A. Casquero. Konkrete kaj laŭ siaj konoj, li instruis nin kiel – kuiri paella-n – (=rizaĵon) laŭ valencia maniero.
“La fiasko de la Poemo de Utnoa (dek jaroj poste). Ĝia tradukinto s-ano A. Montagut rimarkigis, ke iuj esperantistoj kritikis la tradukon pro malmoderna. Krome, laŭ li la eldonkvanto estis 500 ekzempleroj, el kiuj nur 150 estas venditaj.
Post tagmeze, okazis Ronda tablo, aŭ io simila, pri ” Eŭropo 25-membra”. La diskutoj, ne atingis rimarkindan nivelon pro manko de analizo fare de la ĉeestantoj pri la vera situacio de Eŭropo. Verŝajne, ke ĉiuj estis favoraj al tiu unuigo. Jes, diversaj eksterlandanoj prenis parton en la debato, sen alporti novaĵojn. Sekve estis vizito al la “Urbo de la Artoj kaj Sciencoj”, kiun mi ne ĉeestis. Samahore estis vizito al la urbo, kaj piede!, kiun mi rezignis…pro la varmego.
Vendredon la 18-an. Matene estis kunveno de VEF (=Valencia Esperanto Federacio).
— bildo 2 —
KAE-Informilo – 3 –
Sekve prezentado de kongresoj UEA. HEF.EEU: VEF. Vi jam povas imagi el kio konsistis. Mi havis la eblecon, prezenti la “11an Internacian Esperanton Semajnon de la Kulturo kaj Turismo” mia ampleksa informo, vekis la atenton de kelkaj gesamideanoj. Sekvis prezentado de libroj de F. de Diego, tiuj de li jam konataj. Montagut, nova libro nomata Karnavale. Antonio Ruiz Negre estis la aŭtoro de Intrigo-Teatro, kies traduko estas de VALE kaj Miquel Planas. Per aŭtobuso, vizito al Valencio, kun ĝiaj interesaj monumentoj kaj preĝejoj. Reveninte al Kongresejo, ni ĝuis la kantojn de “Cor Popular Lo Rat Penat”. Por la unua fojo estis kantata Esperante, la Valencia Himno.
Sabaton la 19-an. Ĝenerala Asembleo de HEF, ĉeestis 35 HEF-anoj. La Asembleo disvolviĝis en bona etoso. Pri la tikla ekonomia problemo, la Prezidanto M.A. Sancho, diris, ke la situacio ne estas facila, ankaŭ ne malfacila kaj ke la Asocio ne troviĝas en danĝera situacio. Oni alvokis al plia laborado, al atingo de pliaj membroj kaj oni decidis ampleksigi la uzadon de la informadiko. S-ano M.G.Adúriz post streĉa, tutintenca prokrasto prezentis la Novan Vortaron de F. de Diego, Mi nur vidis ĝin kaj kiam mi redaktas ĉi tiujn liniojn ankoraŭ mi ne havas, do la komentojn, mi lasos por la doktoroj ekzistantaj en Esperantujo. S-ano Toño del Barrio prezentis “Siajn kvizojn” amuza maniero pasigi la tempon, kun facilaj demandoj.
Estis anoncita “Literatura Seminario” sub la titolo “De kie ĉerpas verkisto sian inspiron?”. Apud la prezida tablo troviĝis: Miguel G. Adúriz, (= Liven Dek, M. Zokato…) Abel Montagut, Miguel Fernández, Giulo Cappa (Itala), Jorge Camacho kaj Antonio Valen. La unua parto estis interreciproka laŭdado. La dua parto, estis omaĝo al meritplena s-ano Miguel G. Aduriz, estis programero ne anoncita kaj kaŝita ĝis la lasta momento. Oni donacis al li libron, komune verkita. De tiu ĉi tiu dua parto mi nepre deziras elstarigi la scenigon de Marcos Cruz, kiu reprezentis viziulon (iomete celis al Adúriz), kun la intenco starigi originalan Esperanto-asocion.
La fermo de la Kongreso, estis rapida kiel la vento. Estis nenia rezolucio s-ano M.A.Sancho, prezidanto de HEF, kiu troviĝis en la Kongresjo ne prezentiĝis kaj la sekretario M. Parra okupis lian lokon, dum ne plu ol dek minutoj.
Nia enlanda Esperanto-movado ankaŭ moderniĝas de teknika vidpunkto, ĉar ĉiuj programeroj estis prezentita pere de informadiko. Pere de komputilo en granda ekrano aperis bildoj kaj tekstoj rilataj al pritraktata temo. Ĝi ege plaĉis al mi.
En la kultura kadro de la Kongreso okazis kunvenoj de la SAT-anoj (mi ne scias ĉu ankoraŭ estas du versioj de SAT en Hispanujo, tiu de Madrido, kaj tiu de Murcio). Unu el tiuj kunvenoj estis “fermita”, la alian mi ĉeestis, sed kiam la SAT-anoj (de Madrido) prezentis la diversajn taskojn de SAT, s-ro A. Casquero alvokis por ekskurso kaj la informado kaj diskutado subite finiĝis.
Por la venonta jaro, la Kongreso okazos de la 25 ĝis la 29 de aŭgusto en la kadro de 6-a EŬROP-UNIA E-KONGRESO, aŭ inverse, estos tiu Eŭropa aranĝo, kiu okazos ene de la 63 Hispana Kongreso de Esperanto. Nu,jen loko kaj adresoj: Grupo Esperantista, Barrencalle Barrena, 7-1 D. 48005 BILBAO. Hispanujo. esperantobilbao@terra.com
Kaj tio estas, kion vidis miajn okulojn kaj registris mia cerbo. LUIS SERRANO.
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 4 –
KALEJDOSKOPO
De Santiago Torné i Grau
Kiam finfine oni alvenis al la unua de Januaro de la pasinta 2002, parto de la eŭropanoj sentis en si mem la realaĵon posedi novan monon, momente ĝi estas valida en 15 ŝtatoj; post nelonge, tiu mono validos en aliaj ŝtatoj, entute 25, sed tio, kaj ankaŭ la fakto, ke tiu mono malfavore plialtigis nian vivokoston, estas aliaj aferoj, eble traktotaj en venonta artikoleto.
Pri Zamenhof oni povas skribi multe; unue kaj precipe pri nia lingvo kiel ponto inter la diversaj lingvparolantoj. La fakto, ke tiuj parolantoj de Esperanto, nuntempe bedaŭrinde estas malmultaj, ne malpermesas tian ideon, ĉar, feliĉe, ankoraŭ multe pli oni legas kaj skribas en nia kara lingvo kaj estas tial, kial oni permesas al ni ĉiuj aparteni al nia Esperanto-komunumo.
Sed nia nuna ideo trairas alian vojon. Fakte, estas la du interrilatigitaj kun Zamenhof, kiuj la nunaj eŭropaj eventoj vekiĝis en nia menso. Unue pri la universala mono, kompare al la nuna eŭro (ne universala, sed preskaŭ tuteŭropa mono); due, pri la internaciaj institucioj kiel Eŭropa Ekonomia Komunumo; Parlamento aŭ Internacia Kriminala Kortumo, kies kernaj tekstoj memoras la vortojn kaj ideojn de Zamenhof en lia Alvoko al la Diplomatoj.
En verkoj pri nia lingvo eldonitaj je la komenco de la dekdua jarcento, oni povas legi pri “monda mono” nomata speso kaj, krome konstati, ke tiu mono estis uzata kiel prezo de tiuj libroj mem; fakte, estis internacia konvencia monunuo elpensita de René de Saussure en 1907 kaj laŭ nova PIV, tiam valoranta 0,0025 svisajn frankojn. Inter la tiutempaj esperantistoj kaj ĝis la komenco de la unua monda milito, tiu mono havis plenan valoron. Pri tiu monunuo plaĉas al ni rememori, karaj legantoj, ke en 1912 Svislando stampis sur arĝentaj moneroj kelkajn milojn de tiuj spesoj.
Sed la historio pri la Esperanto-mono daŭris, ĉar alia fiktiva monunuo nomata “stelo” estis kreita de Universala Ligo. Ĉiam laŭ la nova PIV, la valoro de tiu mono estis 0,075 usona dolaro aŭ 0,025 nederlanda guldeno. Oni povas ankoraŭ aĉeti tiujn monerojn ĉe UEA kaj nuntempe, pli-malpli, ĝin kostas 0’4 / 0’5 eŭroj, kompreneble nur kun numismatika valoro. Lastaj novaĵoj pri tiu mono nomata “stelo, -oni povas pensi pri ĝi kiel vera prototipo de nia nuna eŭropa eŭro-, antaŭtempe uzita de miloj da esperantistoj, atingis la nombrojn da 36.010 kaj 22.292 “bankbiletoj”, en la jaro 1971, kiuj supozeble estis en “esperantistaj monujoj”. (1)
La dua ideo volas rememori la tiel konatan inter ni, esperantistoj, “Alvoko al la Diplomatoj”, verkita kaj eldonita de Zamenhof en la jaro 1915, t.e. meze de la unua monda milito. Sendube por plene disvastigi la vortojn de la kreinto de Esperanto, tiun Alvokon publikigis “The British Esperantist”, kun samtempa angla traduko, revuo “Esperanto” (tiutempe eldonita en Ĝenevo, Svislando) kaj “La
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 5 –
Verda Standardo”, oficiala organo de Hungarlanda Esperanto-Societo, inter aliaj publikaĵoj. Pli-malpli, tiu “Alvoko” entenas 2000 vortojn, por plene argumenti pri la nepre farota laboro de la diplomatoj je la fino de tiu terura milito; Zamenhof memoris kaj petis al iu ajn venkonto de tiu bedaŭrinda kaj kruelega buĉado, devojn pri landlimoj, pri lingvoj uzotaj kaj pri la kreado de Unio por la eŭropanoj, ĉiam kun la ideo malpermesi aliajn militojn kaj atingi veran pacon.
Komparu la antaŭajn ideojn kaj vortojn kun la vortoj kaj ideoj de la prelego de la ministro pri Eksterlandaj Aferoj Jean Monnet, la 18an de Aprilo 1951, en Parizo, dum la subskribo de la traktato, kiu naskis la Eŭropan Komunumon de la Karbo kaj la ŝtalo, vera bebo de la Eŭropa Komunumo kaj nuntempa Eŭropa Unio, -kaj aliaj internaciaj institucioj- kaj ĝia simileco estas mirinda.
Sed la vigleco de Zamenhof antaŭeniris ankoraŭ plu, ĉar je la fino de tiu menciita “Alvoko” li petis, ke “pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj” (laŭ vortoj de Zamenhof mem). Niatempe ekzistas jam Internacia Kriminala Kortumo, post la subskribo en Nov-Jorko, de 60 ŝtatoj, la 11an de Aprilo 2002 de la koncerna protokolo.
Brila kolofono de tiu ĉi kalejdoskopo, estus la akceptado de nia lingvo en la internaciaj eŭropaj institucioj, sed … post la 88a Universala Kongreso, en Gotenburgo, nuntempe niaj francaj gesamideanoj ardege laboras en la kolektado de unu miliono da subskriboj kun la celo oficialigi la internacian neŭtralan helplingvon Esperanto-n, kiel eŭropan federan lingvon en la institucioj de la Unio, flanke de aliaj lingvoj, kun eduka rajto de instruado. Laŭdinda komenco!.
(1) Eble iu eventuala leganto de tiu ĉi artikoleto povos sciigi nin pri la nuna numismatika valoro de tiuj spesoj kaj steloj.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
ATENTU! LA NUMERO DE LA KRISTNASKA LOTERIO NUNJARA DE KAE, ESTAS:
3 7 7 7 9. kiu estos lotumita la 22-an de decembro 2003. Ĉiu slipo prezas 3 eŭrojn. La ludata mono estas 2,50 eŭroj.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
La adiaŭo de Luis Serrano Pérez. Cele ebligi al nia Prezidanto, s-ro J.Mª Galofré la organizadon aŭ reorganizadon de nia Asocio, mi metis liadispone mian nerefuteblan demision la 3-an de Majo je tiam ĝis hodiaŭ mi estis simpla “aganto”. Mi restas en la Asocio, kiel ordinara membro. Se al iu mi ĝenis, mi petas pardonon.
— bildo 4 —
KEA-Informilo – 6 –
DUAJ SOMERAJ DIALOGOJ EN ESPERANTO-RESTADEJO
Agrabla Esperanto-programo en la urbeto Monistrol de Montserrat, la pasintajn tagojn 6-an kaj 7-an de Septembro 2003. Danke al la bona vetero, 15 geesperantistoj partoprenis en la diversaj programeroj de la evento. Meritas menciojn, la paroladoj de Giordano Moya pri “Persona etiko”; Martí Guerrero “Pioniroj” kaj la komentario de S. Aragaj pri “Prefiksoj kaj sufiksoj” kaj lia parolado pri: ĉu ni scias disvatigi Esperanton? Sekve de la menciitaj temoj okazis vigla interparolado de la gesamideanoj, kiuj flue kaj amike diskutadis.
Emocia momento estis la vizito al la “Strato Zamenhof”, kie la urbestro de Monistrol de Montserrat, s-ro Joan Miquel, kaj la BEC-prezidanto S. Aragay metis florbukedon sub la novan stratan tabulon “Strato Zamenhof”. Menciinda estas ankaŭ, ke la unua marmora strata tabulo estis inaŭgurata la jaron 1968, okaze de la 53-a Universala Kongreso de Esperanto en Madrido kaj la 24-a IJK de TEJO en Tarragono.
Dimanĉon 7-an, vespere, ni vizitis la Monaĥejon de Montserrat kaj unuafoje ni supreniris la monton per la nova ĵus inaŭgurigita dent-rela trajno.
SUNO
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
DEZIRAS KORESPONDI.
S-ino Emilija Rapka. Gabijos 23-19. LT. 2022 VILNIUS. LITHUANIA/LITOVIA. Ŝi estas 62-jara emerita. Lernas Esperanto-n kaj deziras korespondi kun viro-virino proksimume samaĝa. Preferas korespondant-inon el Bilbao, kie venonta jaro okazos la Eŭropa Kongreso.
Fine, ŝi sciigas vin, ke jam komencis lerni la hispanan lingvon.
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
PERADO DE REVUOJ, POR 2004
Heroldo de Esperanto. 32 eŭroj. Peranto: Luis Serrano Pérez. Internaciisto. 15 eŭroj. Peranto: Luis Serrano Pérez. La Ondo. 25 eŭroj. Peranto: Luis Serrano Pérez Literatura Foiro: 30 eŭroj. Peranto: Luis Serrano Pérez La Migranto: 8 eŭroj. Peranto. Luis Serrano Pérez La Gazeto: 26 euroj (SES NUMEROJ) Peranto: Salvador Aragaj KAE-Informilo: 8 eŭroj.Peranto: Santiago Torné i Grau
= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
LA MEKRADAJ KUNVENOJ DE LA BARCELONAJ GEESPERANTISTOJ, EKDE NUN OKAZAS EN KAFEJO: “BEER & COFFEE” strato Fontanella 4 (apud la Placa Catalunya” je la 9,30 ĝis la 11,30 matene. Ni vin atendas.
— bildo 4 —
KAE-Informilo – 7 –
“11a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO”
La “11a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo” okazis en Santa Susanna (Barcelono) de la 4a ĝis 11a de Oktobro.
La inaŭguron ĉeestis 85 gesamideanoj, multaj venintaj el eksterlando. Prezidis la urbestro de Santa Susanna, s-ro Joan Campolier Montsant, kiu ĉiumomente tre helpis nin. Ni devas rimarkigi la helpon ricevitan de la Magistrato. Post kelkaj enkondukaj vortoj de Luis Serrano, salutis Michela Lipari nome de UEA, ankaŭ salutis diversaj reprezentantoj de eksterlandaj E-grupoj, sekve s-ro S.Aragaj salutis nome de la hispanaj esperantistoj. Fermis la inaŭguron la s-ro urbestro, kiu per afablaj vortoj deziris al ni grandan sukceson en niaj streboj. Nome de la organizo, ni enmanigis al s-ro Joan Campolier memorigan plakon kun teksto aludanta la Esperantan eventon.
KULTURA KADRO
En la kultura kadro ni devas mencii la projekcion de la filmo “La Kiras-ŝipo Potjómkin” kaj eĉ se la filmo estas muta, nia s-ano Ricard S. Güell aldonis parolatan version en Esperanto. Pri la filmo, kion diri? ĝi estas de ĉiuj konata. Eble ni devas aldoni, ke por la unuafojo ni ĝuis operon per vidbendoj, la verkojn “La Traviata” kaj “Carmen”, kvankam en la originalaj lingvoj itala kaj franca.
Nia s-ano Güell ankaŭ gvidis poetikan fakon, kie li prezentis sian libron “Kalejdoskopa Poemaro”. Kaj en tio pri prezentado de libroj, nepre ni devas mencii la imponan novan vortaron Hispana-Esperanta de nia s-ano F.de Diego, pri kio zorgis s-ano Aragaj.
Ankaŭ en ĉi tiu kultura kadro plezure ni sciigas vin pri la aktorado de niaj francaj gesamideanoj: Josee Boccadifuoco kaj Georges Gonthier. Bela kaj komikaj skeĉoj, kiuj amuzigis la kolegaron.
EKSKURSOJ
Nia unua ekskurso estis perŝipe, de Santa Susanna al Tossa de Mar. Tri horojn de ŝipveturado, kaj ĉiuj sin tenis kiel malnovaj maristoj sen marmalsano. Alia ekskurso estis tra la urbo per trajneto ekzistanta en turismaj urboj, kaj per kiu oni konstatas la evoluon de tiuj iamaj agrokulturaj vilaĝoj. La tria ekskurso, kiu estis tuttaga, ni vizitis la ruinaĵojn de Ampuries, kie antaŭ multaj jaroj ekzistis greka kolonio kaj poste romana urbo, verŝajne ke en ambaŭ kazoj dediĉitaj al komercado.
— bildo 1 —
KAE-Informilo – 12 –
Depósito Legal B-42645-92 Edita: Asociació Cultural Esperantista. Eldonas: Kultura Asocio Esperantista. Prezidanto. Josep Mª Galofré Domingo. Redaktejo de KAE-Informilo. Font Nova 32. ES-08202 SABADELL. Hispanujo. Tel. 937275021. luis_serrano@mixmail.com Oficiala sidejo de KAE. Montseny, 5, 1er ES-08208. SABADELL. Hispanujo. Delegació en Terrassa. C. Cívic M. Roig. Avda. Barcelona, 180, ES-08222 TERRASSA. Hispanujo. KIEL PAGI: Per poŝta ĝiro al s-ro Santiago Torné i Grau, str. Roca 22, 3er, 1ª, 08208 SABADELL aŭ “La Caixa”-konto. 21000461960200045498. Pri la subskribitaj artikoloj respondecas iliaj aŭtoroj.
Redaktistoj. Luis Serrano Pérez. Santiago Torné i Grau
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
fondis tiun novan regionon (1532) Oni povis aŭdi nomojn kiel Diego Hurtado, la brita Francis Drake, fondinto de la tiutempe nomata Nova Albiono, Gaspar de Portolà, katalundevena el urbo Balaguer, kiu donis la nomon “Kalifornio”-n al tiu regiono, ĉar tiu vorto en Balaguer, kataluna urbo apud Lleida, kurioze signifas subtegmenton, varma loko en la Balagueraj domoj dum somero, aludante al la varmeco kiu regas en tiu amerika parto. Li menciis ankaŭ la forigon de la monaĥoj jezuitoj laŭ ordono de la hispana reĝo, la alvenon de Junipero Serra aŭ katalunanojn, kiuj alportis la kulturon al tiuj regionoj, estis aliaj historiaj faktoj rakontitaj.
En tiu ekspedicio partoprenis 19 universitataj profesoroj el diversaj partoj de la mondo.
Sed la kerno de tiu prelego estis: kio estas likenoj? D-ro Navarro klarigis pri tiu biologia grupo da fungoj, simbiozantaj kun algoj, prefere verdalgoj, kiuj kreskas sur rokoj, muroj, grundo, ŝelo, ligno aŭ eĉ sur folioj de lignecaj plantoj.
La preleganto rakontis al ni vajaĝon tagon posta tago, menciante anekdotojn kaj aventurojn, la malriĉecon de urboj, regionoj sen elektra servo, kilometroj de vojo sur nuda grundo, dezerto kovrita de plantoj nur dum unu semajno, kaj kiuj tuj poste rapide malaperas, au pri tre malriĉa fluhaveno.
Sekvis kolokvon, el kiu nepre ni devas elstari, ke kelkaj likenoj alvenas, ekzemple, pro la morto de la arboj aŭ ke la likenoj fuĝas de la polucio. Do, tio senerare signifas, ke pli da poluciado, malpli da likenoj.
LUIS SERRANO kaj SANTIAGO TORNÈ
— bildo 5 —
Ankaŭ ni vizitis fabrikon, kie oni pretigas anĉovojn kaj alian firmaon produktanta biskvitojn kaj aliajn frandaĵojn. La kvar ekskurso estis al urbo Vic, kie ni vizitis la faman Katedralon kaj la Diocezan Muzeo, ambaŭ plenaj da riĉa arto religia.
DISTRAĴOJ
Male al aliaj organizoj, ni havis du interkonajn vesperojn, kie abundis kukaĵoj, biskvitoj, dolĉa vino kaj ĉampano “Esperanto”. Jaŭdon, akompanis nin la triopa ensemblo “Monte Negro”, unu el la tri estas esperantisto, ili regalis nin per diversaj kanzonoj, iuj el ili en Esperanto. Ne, ni ne forgesas la faman “cremat”-n (bruligita rumo), kiu servata en rememoriga taseto, gajigis la feston ĝis la unua matene. Pro ĝentileco de la urbestro, ni estis gastigataj ĉe salono sub la nomo “La Siesta”, kie ni vespermanĝis kaj spektis hispanan folkloron. Nin akompanis la s-ro urbestro Joan Campolier. Mirinda nokto!
Nepre ni devas ankaŭ mencii la laboron de nia kunordiganto s-ano Salvador Aragaj, kiu gvidis superan E-kurson.
Dum la tuta Semajno funkciis ampleksa libro-servo, tre vizitata de la gesamideanoj.
Ankaŭ devis okazi debato, sub la temo: Ĉu ĉiam ekzistos militoj?. Verdire ĝi nur okazis parte, ĉar ni devis plenumi la inviton de la s-ro urbestro.
NIAJ PRELEGANTOJ
Dimanĉon, la 5an de Oktobro, posttagmeze, prelegis S-ino Michela LIPARI, estrarano de UEA pri Landa Agado.
RESUMO DE ŜIA IMPROVIZITA PRELEGO
En sia prelego, s-ino Lipari, post diri kaj subteni,ke UEA devas esti neŭtrala pri politikaj temoj, daŭrigis pri la nuna situacio de tiu monda organizacio, ne tre favora laŭ ekonomia vidpunkto kaj memorigante, ke ili devas elspezi la monon disdonante ĝin tra la tuta mondo (kaj ne nur en kelkaj landoj). Emfaze menciis ankaŭ, ke Esperanto estas ne nur lingvo, ĉar ĝi estas iom pli.
Ŝi prezentis detalan studon pri UEA, de ĝia fondiĝo ĝis nun, kun diversaj ekzemploj realigitaj de antaŭaj prezidantoj kaj nuna prezidanto, Renato Corsetti, laŭ kutimoj kaj historiaj momentoj tiutempaj.
Tre interesa historia revizio, kun kelkaj detaloj jam konataj de la aŭskultantaro.
Sed, laŭ mia persona opinio, ŝi nenion diris pri projektoj en al venonta agado de nia plej grava Esperanto-organizacio, projektoj, kiuj sendube devus ekzisti.
LA POETO DE LA “INTIMISMAJ KOLOKVOJ”
S-ano Antonio MARCO BOTELLA, lundon la 6-an de Oktobro, komencis dirante: “Sendube, ke tiuj inter vi, kiu amas la poezion kaj pretas aŭskulti ĉi tiun prelegon, kiun mi titolas “la poeto de la intimismaj kolokvoj”, rapide intuis, ke mi intencas paroladi pri Antonio Machado, unu el la plej elstaraj poetoj de nia epoko”. Certe, Machado, estis homo de interna vivo, pensema, melankolia, vera intelektulo ne inklina al eksteraj festo-elmontroj. Li naskiĝis en Sevilo en 1875, sed baldaŭ li translokiĝis al Madrido. La knabo edukiĝis en la Institucio pri Libera Instruado, pedagogia lernejo fondita en Hispanio (1876-1939) kaj la nova ŝtata lernejo profunde influis lian edukadon. Machado ofte legis la poeton Becquer kaj sentis la alvokon de la poezio kaj lia poezio estis/as, esence, simpla. Jen komenco el unu el la poemoj, kiu klare montras tion:
Nokte, kiam mi dormadis, sonĝis mi, ho iluzi’ ! ke akvon fontano larmis en la korintern’ de mi.
Li ne emis la bruan societan vivon de la tiamaj poetoj, bohemianoj kaj artistoj, ĉar li sentis la belecojn de la longaj silentoj.
En la jaro 1899, li vojaĝas unuafoje al Parizo, kie li konis, persone, al multfaceta Oscar Wilde, al la franco Jean Moreas, al la hispano Pio Baroja k.a. Intertempe (1901) li publikigis plurajn poemojn en modernisma revuo “Electra”, kaj unu jaron poste, li vizitis duafoje Parizon, kie li konatiĝis kun Ruben Dario kaj estis je la fino de la ĵus indikita jaro, kiam nia poeto publikigis sian unuan verkon “Soledades” (Solecoj). Dume, en Hispanio, Machado alternas studoj kaj verkadoj. Sed estis en Soria, kie la poeto eltrovas du motivojn, kiuj grave influos en sia poezio: Kastilio kaj la juna bluokula Leonor, lia edzino.
Ne multaj eminentaj esperantistoj tradukis poemojn de Machado, escepto farita de Fernando de Diego. De tempo al tempo, filozofieme, Machado esprimis en mallongaj versoj, tiun kvazaŭ kombinon de ideoj kaj pensoj envolvitaj en lirika emocio. Jen specimeno.
Padiranto, viaj spuroj estas ja la nura pado. Ne ekzistas pad’, marŝanto, iĝas ĝi dum ekmarŝado…
— bildo 6 —
Ne ekzistas pad,, marŝanto nur helstrioj sur la maro.
Dum la intercivitana hispana milito li defendis demokration kaj kiam la respublikanoj estis venkitaj, li ekziliĝis al Francio en 1939, kie, la 22an de februaro, en Colliure, li forpasis.
Mardon, la 7an de Oktobro, kun “Etiko”, -Fundamenta etiko-, prelegis Giordano Moya.
Laŭ la aŭtoro de verko antaŭlonge studita de tiu ĉi raportanto, Etiko estas unu el la kvar partoj de Filozofio; la aliaj estas Psikologio, Logiko kaj Metafiziko, se mi bone memoras. Mi nur mencias tion, ĉar resumi filozofian prelegon, certe, estas malfacila laboro.
S-ano Moya diris, ke “ĉiu homo, laŭ la socio en kiu li vivas, havas ordinare kutimojn, morojn kaj konduton similajn al siaj proksimuloj”. Akcepti la kutimajn morojn, kiel se ili estus la plej adekvataj kaj taŭgaj por trairi la vivon, kaj konduti laŭ rutino, ofte ne estas la plej adekvata teniĝo ĉar oni devas koni sin mem, koni aliajn kaj plie la karakteron de la socia medio en kiu ni vivas, kaj el tiu analizo eltiri nian ĝustan konduton, entenanta en la moralo. Kaj la studo pri moralo estas nomata etiko.
Almenaŭ kelkaj homoj konsideras sin raciaj. Pro tio ni devas esti konsciaj ne nur pri la adekvata kaj konvena propra konduto, sed precipe rilate al aliaj personoj. La homo havas instinktojn devenantajn de antaŭ ol li atingis racion kaj tiuj instinktoj ankoraŭ persistas. Bedaŭrinde, ni ne estas tute raciaj, kaj tio afektas la moralon. Sen kulturo kaj eduko laŭ nature ni revenos al sovaĝeco. La socia organizo disfalos kaj eblas reveno al pratempaj situacioj, en kiuj la prohomoj estis unu plia besto inter la aliaj. La antaŭloj de la homoj estis animaloj. Do, nia instinkto estis formata tra milionoj da generacioj el animala vivado. Nia sociemo ankaŭ estas instinkta kaj en la socia evoluo, la instinkta sociemo jam ne sufiĉas; homa konduto estas io, kio devas esti lernata kaj neniu socio povas daŭri sen posedi koherecon.
La plej profunda instinkto de la homoj kaj de la bestoj estas agresema kaj en la homo la agresemo montriĝis per konstanta militado tiutempe. La ĉefemo estas aliaj instinkto, malgraŭ ke ĉefemo kunportas luktojn. Pro tio milito aperas nuntempe sen solvo.
La socia vivado bezonas certan komunan konduton kaj amon al proksimuloj. Vere, la homo estas sociema. Religioj impresas niajn sentojn por ke ni subpremu niajn primitivajn instinktoj kaj kapablu vivadi en grandaj kolektivoj. Tamen, oni ne evitis aŭ ne povis eviti, ke en la socio estu riĉeguloj kaj mizeruloj, ĉefoj kaj submetitoj. La aktuala tutmondiĝo enmetas nin en tre riskan situacion; ankoraŭ mankas al ni kompreni la adekvatan direkton al la estonteco.
Hodiaŭ, la luktado por monda hegemonio fariĝas la precipa klopodado de la grandaj potencoj. La homoj devas prepari novan civilizacian etapon. Kaj tiu agado, tre daŭra kaj peniga, devas estis libera, tamen deviga morala tasko de ĉiu kaj ĉiuj.
Post la legado de la unua parto de sia prelego,s-ano Moya daŭrigis improvizante sur samaj ideoj antaŭe esprimitaj. Li menciis nian nunan vivnivelon, nur en parto de la mondo, kompreneble, ĉar la komenco de nia jarcento, rigardas grandan mizeron en aliaj vastaj partoj de la mondo.
Aliaj nunaj aferoj nuntempaj estas sufiĉe pli gravaj, ĉar ili povas eĉ nuligi nian ekzistadon sur la tero. Li, kelkajn fojojn, menciis potencon, kiel Usono-n, kun monda hegemonio; li menciis ankaŭ militon, kiel la irakan kaj aliajn. Denove kaj detale, Moya parolis pri tutmondiĝo.
Li aldonis, ke esperantistoj mem laboras por mensa kaj homa tutmondiĝo, sed ni malsukcesas en nia idealo, ĉar ni estas eta minoritato.
La preleganto elstarigis, ke niaj ideoj, almenaŭ en Europa Unio, estas nur ekonomiaj ideoj, sed ne sociaj. Kaj, ke kulturo devas estis tutmonda, sed kun sama vivnivelo, ankaŭ tutmonda kaj ke la rolo de la esperantistaro prefere devus esti la enkonduko de tiu nova civilizacio, jam laŭ la penso de Zamenhof mem en lia interna ideo; nia lingvo estas nur ilo kaj nia laboro ne nur lingva afero, ĉar kontraŭe Esperanto malsukcesos.
Sekvis kolokvon, kun sufiĉe granda partopreno de la ĉeestantaro kun viglaj kaj elstaraj demandoj.
Vendrede la 10an de Oktobro, posttagmeze, D-ro Pere Navarro Rosinés, doktoro pri Botaniko en la Universitato de Barcelono, prelegis pri Likenologio.
Lia prelego, helpate de lumbildoj, traktis pri likenologia ekspedicio al la dezerto de Sonora (Meksikio kaj Usono). La kerna afero de tiu ekspedicio estis la kolektado de specimenoj en tiu dezerto por posta laboratoria studado. Pere de mapoj algluitaj al la septo, apude de la lumbildekrano, d-ro Navarro montris al ni la diversajn teritoriojn travojaĝitajn kaj kie ili malkovris kaj prenis la sepecimenojn likenajn, samtempe montritaj en la ekrano.
Komencis sian prelegon kun skiza historio de la tempo kiam la hispanoj
Dua epoko, n-ro 45, januaro-februaro 2004

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 45, januaro-februaro 2004.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,31] Kapemblemo de la bulteno en verda koloro, en rondangula kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj, kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» supre kaj «Katalunujo» malsupre dekstre; vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
N-ro 45/Dua epoko/Dekok aperjaro/JAN-FEB 2004
AL NIAJ GELEGANTOJ,
En nia antaŭa INFORMILO, n-ro 44, Okt / Dec 2003, vi legis la adiaŭon, bedaŭrinde, de Luís Serrano Pérez, ĝis tiu momento unu el la redaktistoj de nia bulteno.
Kiel li mem diris, lia demisio interrilatiĝas nur kun la laboro farita en la redaktado, eldonado aŭ sendado de nia bulteno, ĉar, certe, li daŭrigos laborante kune kun la membraro de nia Asocio.
Tio devigas nin ŝanĝi la adreson de la redaktejo, -vidu paĝon 12-an.
Kaj, ankaŭ kiel kutime, ni petas de vi ĉiuj viajn kunlaborojn, sendante novaĵojn (artikoloj estas ankaŭ ĉiam bonvenaj), rekte al tiu nova adreso.
Partoprenu kaj faru el nia bulteno, nian plej taŭgan asocian interligilon. Dankon!
KAE-estraro
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
FELIĈAN NOVAN JARON 2004
al la abonantoj, legantoj kaj kunlaborantoj!
********************************************
ĜENERALA ASEMBLEO DE KAE – 2004
Distingindaj gesamideanoj: La Estraro de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA, kunvokas vin al ties Ĝenerala Ordinara Kunveno, okazonta ĵaŭdo vespere, la 29-an de Januaro nunjara, en la lokalo de Centre Cívic de la Concòrdia, str. Lusitania n-ro 3, Sabadell.
La kunveno okazos je la 17-a en unua kunvoko, kaj duonhoro poste, t.e. je la 17:30 en dua kunvoko, sub la jena tagordo:
- Legado kaj aprobo de la antaŭa protokolo.
- Informado pri KAE-aktivado en jaro 2003.
- Informo pri financa situacio.
- Parta laŭstatuta anstataŭigo de la Estraro.
- Projektoj por 2004.
- Sugestoj kaj demandoj.
Por la bona funkciado de nia Asocio, ni petas al vi akuratan ĉeeston.
Josep Mª Galofré – Prezidanto
[BILDO p.2 | 7,68,22,83] Emblemo «BEER & COFFEE» kun desegnaĵo de botelo, taso kaj kafograjnoj.
ATENTON .Nova adreso por la merkreda kunveno de la gesamideanoj kaj delegitoj de la Esperantaj Asocioj kaj Kluboj: Fontanella, 2-4, Barcelono, je la 10-a h. ĝis la 11-a h.
KAE-Informilo -3-
EKSPOZICIO PRI LA INTERNACIAJ BRIGADOJ
En el palaco de la Virreina de Barcelona de la 7-a de novembro 2003 ĝis la 11-a de januaro 2004 ni povas viziti exposición pri la interveno de voluntuloj kiuj prenis parton en la hispana civila milito defendante la Respublikon.
Inter multaj dokumentoj, fotoj, libroj, revuoj en diversaj lingvoj, ni povas vidi grandan afiŝon en esperanta lingvo apogante la lukton kontraŭ la faŝismo kaj nazismo.
[BILDO p.2 | 67,23,93,67] Reproduktaĵo de la afiŝo el la hispana civila milito: granda demandosigno kaj pugno, kiu frakasas svastikon; supre la teksto «Kion vi faras por eviti tion», malsupre «GEESPERANTISTOJ EL LA TUTA MONDO AGU ENERGIE KONTRAŬ LA INTERNACIA FAŜISMO!».
PRELEGO PRI ESPERANTO
La pasinta 22-an de Decembro, samideano Martí Guerrero i Cots prelegis pri “La Eŭropa Unio kaj la problemo de la lingvoj” en Centre d’Estudis Naturistes de Barcelona, strato Mallorca, 257, 1-a.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
ESPERANTO-BABILADOJ
La sidejo de Hispana Esperantista Fervojista Asocio en halo de stacidomo Clot, Barcelono, la 16-an de la pasinta Novembro, afable akceptis la gepartoprenantojn de la postsomera babilado. La precipa temo estis: ĈU NIA SOCIO DEKADENCAS? Kiel kutime, moderiĝis Luis Serrano Pérez, kaj kunvenigis tridek unu partoprenantojn.
La unua demando estis: Ĉu vi pensas, ke la homaro ne intersiĝas pri la estonteco? Oni povas aŭskulti, ke nur malplimulto interesiĝas pri la estonteco. Diversidee iuj volas apogi kaj aliaj volas kontraŭi la diritajn vortojn. Ekzemple: ke la konstruado de aŭtoŝoseoj egalas forgesi nian estontecon sed, alia voĉo memorigis nin, ke en la hodiaŭa tempo aŭtomobilon havas prioritaton, ne kiel tempa pasigilo, sed kiel ilo tute necesa por laborado.
En bona etoso, la parolapartoprenantoj alportis la plej interesan ideojn. Oni povis aŭdi, ke nia sociordo estas ĉiam ŝanĝanta sed la sistemo ĉiam estas la sama: iu kiu laboras kaj alia kiu profitas de la laboro de aliulo.
Bonintenca pesimisto memoris al ni vortojn de tiel grava usonŝtatanino kiel Kondolenza Rice, kiun opiniis, ke antaŭ kvindek jaroj devos malaperigi grandan kvanton da homoj el tiu ĉi mondo, nur por ke la vivo en tiu malfeliĉa planedo daŭrigu.
—>
KAE-Informilo -5-
Ni volas supozi, ke tiujn “nigrajn” pensojn de s-rino Rice estis destinitaj al la tiel konataj kiel tria aŭ kvara mondo.
Tiklan aspekton kiel la edukiteco aperigis meze de nia diskutado; iujn arde defendis la lernejo, ĉar, ili opiniis, ke la lernejo instruas sed ne edukas, ĉar edukado estas, precipe, laboro de la gepatroj.
Jam preskaŭ konkludante tiun matenan kunveneton, oni asertis, ke la homojn ne povas esti kiel sardinoj en la maro, kie tiuj ĉi fiŝetoj tute simple sekvas la gvidanton de la grupo; li/ŝi devus esti rezonanta estaĵo en siaj decidoj.
En tiu momento alvenis la lastan demandon: “Kaj kia estos nia rolo, la esperantistoj, en ebla sociŝanĝo?” Plimulto el ni opiniis, ke, feliĉe, la esperantistaro ankoraŭ ne agas kiel sardinojn. Do, ke niaj mensoj estas rezonantaj, sed ankaŭ ni dekadencas, ĉar ni ne adekvate laboras en nia ideo. La lasta kaj ĝojega partoprenado en tiu babilado estis de agema samideanino Dolores Martínez, el Premià de Mar, kiu estis portanta de salutoj kaj rememoroj por ni ĉiuj de alia antaŭtempe ankaŭ agema esperantistino María Vila, kiu ŝia maljuneco jam ne permesas akompani nin.
SaTor
[BILDO p.3 | 52,60,73,80] Desegnaĵo: du levitaj pugnoj kiuj rompas ĉenon, super ŝildo kun la surskribo «Radio Bronka 99.0 FM».
[REKLAMO p.3] [BILDO p.3 | 76,61,84,71] Emblemo de Radio Bronka 99.0 FM. Apartado de Correos 25102 08080 Barcelona Tel. 93 359 49 00 e-mail: rbronka@sindominio.net www.sindominio.net/rbronka
Lundo de la 19-a ĝis la 20-a h. “Esperanta Mondo”. Kunlaboras la esperantistoj el Barcelona Esperanto-Centro: Susana, Juanjo kaj Pako.
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
ZAMENHOFA FESTO en CASTELLDEFELS
Dimanĉo matene, la 14-an de Decembro 2003, en CENTRO FREDERIC MOMPOU, s-ano Martí Guerrero skize prezentis la programon dediĉitan al d-ro Zamenhof.
La unua interveno estis de Luis Serrano, kiu prelegis pri “La Paco”, analizante la signifon de tiu vorto; li elstarigis la fakton ke por atingi pacon, oni ĉiam militas kaj tio estas perfida mensogo kaj insulto al la homaro kaj nur profito por la armilfabrikado. La paco nur dependas de la vivkondiĉoj, kaj ĝi ne ekzistas kun mizero, malsato, maldungigo kaj ekspluatado de la homaro. Sekvis iomete de “milita” kolokvo.
Salvador Aragaj estis la dua preleganto kaj informis nin pri nuntempaj diversmaniere internaciaj organizoj, kiel sportaj, pri hobioj, ktp. Laŭ Aragaj, tiuj organizoj oni dividas en naŭtralaj kaj ne neŭtralaj. Por esti neŭtrala organizo, ĝi ne povas diskriminacii pri raso, religio, politiko aŭ sekso kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio) plenumas la kondiĉon de neŭtrala. Finfine, Aragaj diskonigis la nunan kampanjon de UEA por plialtigi sian membraron ĉar nuntempe oni povas aparteni al nia tutmonda asocio pagante nur 9 eŭroj jare.
Antaŭ la komenco de sia prelego, s-ano Juan José Crespo disdonis al ni ĉiuj tre interesajn faldfoliojn pri interreto kaj Esperanto, kune kun amaso da konsulteblaj adresoj en tiu medio.
—>
KAE-Informilo -7-
<—
Post aŭskulti lin, ni ne dubas; nia rekomendo estas ke niaj legantoj profitu tiujn adresojn, konekti kun ili kaj atingi la plej bonegan, modernan kaj taŭgan medion por pliampleksigi viajn konojn kaj profiton de nia internacia lingvo.
Laŭ la programo, en tiu momento devis interveni s-ino Susanna Fornell, kiu, bedaŭrinde, ne povis ĉeesti al tiu festo. Pro tio, Juanjo Crespo kune kun Pako daŭrigis en sia parolado, por pli/malpli renkonti la agadon de la amatoraj geradiogeparolantoj en la Esperanto-programo disaŭdigita pere de Radio Bronka 99.0 FM, lunde je la 19-a horo.
Finfine estis nia agema Rikard S. Güell, kiu prezentis filmon pri la Barcelona Akvario; tre bela filmo, mirinde aŭskultinda pere de la Esperanto-registrita parolado farita de li mem. Antaŭ la projekcio de la filmo, estis disdonitaj folioj kun la plej malfacilaj nomoj de la fiŝoj, por faciligi iliajn komprenadon al la aŭskultvidantaro.
La ĉeestantaro promenis ĝis Placo Esperanto por oferi bukedon de floroj piede de ties monumento, apud tabulo dediĉita al Ramon Fernández Jurado.
La festo finiĝis en etosa tagmanĝo, organizita de la loka samideano Emilio Sanz, en apuda restoracio.
S.T.G.
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ “La Caixa” konto: 21000461960200045498 PRI LA SUBSCRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
********************************************
<—
venonta Universala Kongreso. Tiamaniere ili konstatos la veran utilecon de nia internacia lingvo, ĝuante samtempe la belecon de tiuj grandega urbo kaj lando.
Kaj kiel praktikan enkondukon, ni ankaŭ rekomendas al vi ĉiuj, la aŭskultado de la esperantlingvajn disaŭdigojn de
Ĉina Radio Internacia
por Eŭropo, UTC 19:30 – 20:30 / Ondoj (m) 30, 36, 25.40 / kHz 9880, 11810
OSIEK-PREMIO 2003
[BILDO p.1 | 6,63,22,83] Skizdesegnaĵo: profilo de viro kun okulvitroj (Gerrit Berveling).
atribuis la premion al Gerrit BERVELING pro: Antologio Latina Gratulon! La premio, 500 eŭr., rekompencas vivantan aŭtoron pro publikigita verkajo ne fikcia aŭ pro grava traduklaboro. informoj: La Gazeto, 55210 Creuë, Francio kaj http://osiek.org
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
TUTMONDIĜO kaj LINGVOJ
Nuntempe, inter kvin mil kaj ses mil lingvoj estas parolataj en nia mondo. Ŝajnas amuza tia esprimmaniero, ĉar laŭ nia opinio astronoma diferenco de mil parolataj lingvoj estas granda, kiom malfacile akceptinda por persono, kiu maksimume kaj post longaj, pezaj kaj longdaŭraj studhoroj povas nur regi du lingvojn, maksimume tri, sed la tria sen iu ajn fieran elmontron. Se oni legus, ke la lingvoj parolataj estas, ekzemple, inter 5034 ĝis 5039, nia opinio pri tiu afero estus tute alia, kompreneble.
Laŭ aliaj vidpunktoj, la kvanto da lingvaj parolataj pli superas la cifero de ses mil. Mirinde, ĉu? Sed tiu ambigueco estas facile klarigebla, se oni akceptas, ke kiam en teritorio oni parolas lingvon kiun neniam estas skribita, estas tre malfacile malkovri ĉu la lingvoj parolataj en du najbaraj vilaĝoj estas la sama aŭ du malsimilaj lingvoj. Pli ol tri kvaronoj de la registritaj estas lingvoj nur parolataj kaj multaj el ili havas malpli ol cent mil parolantojn kaj la plimulto malpli ol dek mil.
Ĉiuj lingvoj subtenas la premon de la tutmondiĝo, kiu, vole/nevole devigas iliajn parolantojn mastrumi aliajn lingvojn.
—>
KAE-Informilo -9-
<—
Georgo Orwell sendube plene trafis, kiam li diris, ke la plimulto de la socia koruptado, komenciĝas kun la lingvo. Kiel kutime oni malkovras, ke la afero antaŭeniras tra vojoj pli aŭ malpli similaj.
Certe, malpli ol kvarcent estas la lingvoj kiuj plene povas antaŭkalkuli sian restado por esti posedantaj da sufiĉaj parolantoj, trovi ilin ene de la lerneja sistemo aŭ ankaŭ de la informaj medioj. Eble ankaŭ pro la fakto, ke tiuj lingvoj ricevas iu ajn helpon de politikaj aŭtoritatuloj. Nialande, la kataluna, galega kaj eŭska estas inter la lingvoj kiujn ricevas tiun helpon.
La latina ludis rolon kiel internacia lingvo por intelekta interŝanĝado post la komenco de la moderna epoko, kiam la franca (18-an jarc.) substituis ĝin. Poste estis la germana (19-an jarc.) kiun atingis grandan prestiĝon kiel filozofan lingvon kaj samtempe la anglan en la internacia mara komercado. Oni povas atribui la ascendon de la hispana lingvo, al la fakto, ke ĝi estis la unua lingvo parolata en la suda kaj centra Ameriko kaj, post la angla kompreneble, estas la lingvo plej studata en Brazilo kaj Malproksima Oriento. Pro tio dirite, la hispana ŝajnas internacia lingvo; certe, estas lingvo parolata en kelkaj ŝtatoj, sed oni ne povas vidi ĝin kiel internacia.
—>
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
<—
Ĉar la angla estas la lingvo de la unua monda potenco, ĝia diskonigo aperas kiel specimeno de imperiismo. Sendube ĝia rolo de internacia lingvo ne estas dubinda. Ke la angla estas la plej parolata de hotelaj pordistoj kaj akceptistoj, jes. Ke la nuraj personoj kiuj orgojle povas senerare regi tiun lingvon estas la angle naskitoj, ankaŭ jes. Sed…nenion plu.
La latina lingvo, imperia en la antikva mondo, jam antaŭ jarcentoj ĝin disigis en aliajn novajn romiajn lingvojn kaj nuntempe restas nur kiel klera lingvo sen spuroj de internacieco.
Sed la monda bezono de internacia lingvo plu vivas; allasi nacian lingvon por solvi tiun bezonon estas nur diskriminacia solvo; agnoski imperian rolon al la angla, kiel oni agnoskis en antaŭaj tempoj al la latina, alportas nin al la demando: Ĉu povus okazigi al la angla la samon kiel okazigi al la latina?
Por ni ĉiuj, esperantistoj, plezure ni ripetas, ke la vera internacia lingvo, kiun vere kaj finfine solvus tiujn malfacilaĵojn, estus Esperanto. Grandega ideo de Zamenhof por alia ideo, multfoje ne tiom bona, kiom la tre konata tutmondiĝo.
Santiago Torné
KAE-Informilo -11-
ĈINA ANGULO
[BILDO p.6 | 56,8,73,24] Ĉina papertranĉaĵo kun floraj kaj birdaj ornamoj kaj figuro, en kadro; malsupre la surskribo «UK denove en Ĉinio!»
[BILDO p.6 | 79,4,96,24] Ronda emblemo de la UK 2004 kun figuro de ĉina operaktorino, stelo kaj kolomboj; ĉirkaŭe la surskribo «Bonvenon al la Universala Kongreso de Esperanto — Beijing/Pekino 2004».
La Universala Kongreso de Esperanto, denove en ĈINIO. (Beijing, en Julio 2004)
Beijing/Pekino, ĉefurbo de lando tiel vasta kiel Ĉinio, estas impona urbo; Vaŝingtono, ekzemple, ankaŭ ĉefurbo de alia vasta lando, malgajnos eventualan komparon inter ambaŭ urboj. Kaj aliaj gravaj urboj, eŭropaj, aspektas ne tro allogaj flanke de Pekino, kiu povas rivaliĝi kun Ŝanhajo.
Ĉirkaŭita de kvin ampleksaj rapidaj ŝoseoj, -preskaŭ konstruita la sesa-, oni povas trapasi Pekinon pere de avenuoj de dek irvojoj, tute kompareblaj al la parizaj “Elizeaj Kampoj”.
Fakte, la placo Tian’anmen, kie oni trovos la Nacian Historian Muzeon, la Popolan Asembleon kaj la Mao-maŭzuleon, estas tiom granda kiel dudek futbalaj kampoj. La pariza placo Concorde, oni povas enmeti en unu el siaj stratanguloj.
Devoj de la esperantistaro estas disvastigi kaj instrui la lingvon kaj poste konsili al la novbakitoj sian uzadon. Pro tio ni ne dubas rekomendigi ilian aliĝon al la
—>
Dua epoko, n-ro 46, marto-junio 2004

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 46, marto-junio 2004.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
**[BILDO p.1 | 4,2,98,35]** Emblemo de la asocio en verda kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun tri kvinpintaj steloj, kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» supre kaj «Katalunujo» dekstre malsupre; vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».N-ro 46/Dua epoko/Dekok aperjaro/MAR-JUN 2004
ĜENERALA ASEMBLEO DE K.A.E. 2004
Ĵaŭdon la 29an de januaro havis lokon en la Civitana Centro de la “Concordia”, en Sabadell, nia jara regula asembleo. Inter aliaj aferoj, oni informis pri la aktivecoj de KAE dum 2003, kaj pri la kursoj de Esperanto organizitaj de la Delegacioj de Sabadell, Terrassa kaj l’Hospitalet, kiuj, bedaŭrinde, oni ne povis okazigi en tiu jaro 2003, kaŭze de malsanoj de kursgvidantoj. Ankaŭ ne okazis la kurson de Esperanto en la Aŭtonoma Barcelona Universitato, post disdoni kvanton de propagando al la eblaj lernantoj. Tamen, la kaŭzo ne okazigi tiun kurson, estis la malaltigo de tri al du kreditoj de libera elekto, al ĉiuj asocioj kaj samtempe altigi la universitatajn taksojn; malgraŭ tiuj menciitaj du problemoj, la kunvenintoj aprobis intenci denove okazigi la kursojn dum tiu ĉi jaro 2004.
—>>> 12-a
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-[BILDO p.2 | 3,4,19,21] Emblemo de Barcelona Esperanto-Centro: kvinpinta stelo super terglobo.
BARCELONA ESPERANTO – CENTRO Ap. 23484 E – 08080 BARCELONA – HISPANIO
[BILDO p.2 | 57,0,100,30] Desegnaĵo de montaro (Montserrat) kun kvinpinta stelo super la pinto, arbo kaj vojo, kaj malsupre unuetaĝa domo kun fenestroj.
3-AJ SOMERAJ DIALOGOJ ESPERANTO – RESTADEJO
Monistrol de Montserrat Barcelono, Hispanio, 4-an kaj 5-an de septembro 2004
Koresponda adreso: Esperanto-Restadejo, Salvador Aragaj, Cami del Pou 9, ES-08691,Monistrol de Montserrat,Barcelono, Hispanio. Tel. 64 54 04 755. Kompleta pensiono: 38 eŭrojn, en dulita ĉambro, por persono kaj tago en Hotelo Guilleumes apud la Esperanto-Restadejo. Nur tagmanĝo.9 eŭrojn por persono. Nur loĝejo en la Hotelo Guilleumes 32 eŭrojn por du personoj. en dulita ĉambro.
PROGRAMO Sabaton, la 4-an, 11 h. Salutoj kaj Bonvenoj.Prelego.E-lecionoj kaj kunvenoj de instruistoj de E-kursoj.Dialogoj. Dimanĉon, la 5-an,11 h. Informado de eksterlandaj gesamideanoj. Prelego.Kunveno de instruistoj de E-kursoj.E-leciono.Turisma vizito kaj adiaŭo.
********************************************
Okaze de sia dudekjariĝo, la Arkiva Muzeo de Calella, organizis sinsekvon da 25 babiladoj. Unu el tiuj babiladoj, estis prelego de nia samideano krom prezidanto de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, Salvador Aragaj, pri “Esperanto, hodiaŭ”.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -3-DONACO
Por iomete plialtigi la ekzistadon da libroj en Esperanto, je biblioteko “Vapor Badia”, apartenanta al la reto de bibliotekoj de la Sabadell-a municipo, la 10-an de la pasinta Februaro, ni donace alportis la sekvantajn verkojn al tiu institucio:
| Verko | Aŭtoro |
|---|---|
| Nova Plena I. Vortaro | SAT-eldono |
| Gran Diccionario E/Esperanto | Fdo.de Diego |
| Esperantismo | G. Moya |
| La Homa Vivaventuro | G. Moya |
| Survoje al Universala Civ. | G. Moya |
| Esperanto en prospektivo | G. Moya |
| Kompleta lernolibro | L. Mimó |
| Pluralogo | Vimala Devi |
| La arbo de la sciado | Pio Baroja |
| Soleco | Víctor Català |
| Zamenhof, Dr. Esperanto | M. Camprubí |
Ricevis tiun donacon, la vic-urbestro krom kultura skabeno de la Sabadell-a municipo S-ro Joan Manau Valor.
KAE
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Karaj gelegantoj, ne forgesu pagi vian jarabonon. 8 eŭrojn; familia jarabono 10 eŭrojn, al la peranto Santiago Torné Grau. Vidu paĝon 12-an. Dankon!
*******************************************
— bildo 4 —
KAE-Informilo -4-EL COCHE DE PEDALES
[BILDO p.4 | 17,17,73,44] Foto el la filmo: virino kun malhela robo, knabo antaŭ ŝi, malantaŭe viro kun kravato kaj dekstre viro kun lipharoj en jako.
DIR. RAMÓN BAREA
La filmo “El coche de pedales” ĉiu esperantisto devas ĝin vidi. La filmo alportas nin al la epoko en Hispanio de la “Franko Reĝimo” de la jaro 1959 en malgranda vilaĝo dum la Sankta Semajno.
La familio de la ĉefrolulo de la filmo estas edzino, du filoj kaj unu filino. Profesie li mastrumas Akademion, kie li instruas Esperanton. En la klasejo de la instruado estas granda portreto de Ludoviko Zamenhof kaj la gelernantoj portas sur sian jakon verdajn stelojn.
La familia ekonomio de la protagonisto estas tre malbona ĉar la gelernantoj ne havas monon por pagi la studadon. La patro ankaŭ helpis la familian ekonomion laborante kiel reprezentanto de entrepreno ROCA vendante sanitarajn materialojn, sed tion malbone sukcesis, ĉar li politike estis maldestrulo kontraŭ la reĝimo.
La protagonisto kunvenas eksterleĝe kun aliaj maldestruloj kaj en la kunvenejo havas sur la muro grandan portreton de Zamenhof kaj kiam ili suspektas pri la inspektado de la polico, ili turniĝas la zamenhofan portreton kaj aperas dorse la portreton de Franko.
La malgranda filo de la familio, naŭ aĝa petas al lia patro ke aĉetu pedalan aŭtomobilon, kiu li vidis en montrofenestro de butiko. Bedaŭrinde la financa situacio de la familia ne permesas aĉeti ĝin.
Martí Guerrero i Cots
— bildo 5 —
KAE-Informilo -5-ESPERANTISTA ANEKDOTO
Promenante en Murcia, okaze de la tiea Hispana Kongreso de Esperanto, surstrate iris distrite babilante tri kongresaninoj, nome Teresa Massana, edzino de la bedaŭrata L. Mª Hernández Izal, Magdalena Royo, edzino de la suskribinto kaj Victoria Altessé, bofratino de geedzoj Royo-Hernández. Je certa distanco sekvis, ankaŭ trankvile babilante, la edzoj Hernández, ambaŭ samanomaj. Subite, apud la virina trio haltis motorciklo kun du junuloj, unu el kiuj tre rapide tiris la monujon de s-ino Teresa Massana, kiu kvankam forte retenis ĝin, nepre devis cedi al tre energia kaj rapida tiro, post kiu la motorciklo fulme eskapis for. Ja tiu malĝojiga sperto lasis nin ĉiujn ege domaĝitaj, ĉar mono kaj dokumentoj estis antaŭ niaj nazoj perforte ŝtelitaj. Sed kvankam la rabitan monon la geedzoj Massana-Hernández Izal bedaŭris, pro tiu perdo, ili tuj trovis solvon. Tamen, kion fari por la malaperinta medalo “Klara Silbernik”, ankaŭ troviĝanta inter la enhavo de la rabita monujo? Kaj kion anstataŭ tiun medalon oni nepre devus oficiale liveri la sekvan tagon, kadre de la jam enprogramita Hispana Kongreso de Esperanto? Ja tiun nokton neniu el ni dormis trankvile! Feliĉe, el la loka policejo, al kiu ni oportune denuncis tiun ŝtelon, la geedzoj Massana-Hernández Izal povis retiri la ŝtelitan monujon, kun ĉiuj dokumentoj, kune kun la liverota Medalo “Klara Silbernik”. La du ŝtelistoj nur celis monon!
V. H. Ll.
— bildo 6 —
KAE-Informilo -6-Niaj PRELEGO kaj BABILADOJ
“Club de la Gent Gran” (Klubo de la Maljunuloj), el Terrassa, kaj sia Kultura Sekcio, la 18-an de la pasinta Februaro, gastigis nian membron s-ro Martí Guerrero i Cots, kiu prelegis pri “Esperanto, Eŭropa Unio kaj la lingvoj”. S-ano Guerrero, estas ankaŭ fakulo pri Georgisma Ekonomiko kaj instruas nian lingvon en Aŭtonoma Universitato el Barcelono; ĉeestis 38/40 personoj. S-ano Guerrero enfazis la fakton, ke la nuna Eŭropo enhavas 15 ŝtatojn, kiuj kun la jam aprobita pliampleksigo, tiuj ŝtatoj atingos la ciferon 27an tuj sekve; ke tio signifos labori ene de 27 malsimilaj lingvoj kaj ilia samtempa tradukado devigos 702 tradukojn. Do, la ĥaoso estos preta. La preleganto elstarigis gravajn problemojn jam konstatitajn en diversajn agadojn de nia vivo aŭ la malfacileco alportata kun la adopcio de unu nacia lingvo kiel internacia lingvo; kvankam nuntempe estas kvar la “oficialaj” laborlingvoj de nia Eŭropa Unio, tio precipe evidentigas nedubeblan diskriminacion antaŭ la ne parolantoj de tiuj lingvoj. Guerrero laŭdis la decidon de EU, kun la oficialigo de la eŭro kiel komuna mono. Li elstaris la facilecon de Esperanto kaj surprizis de la rezerviĝema sinteno de niaj eŭropaj aŭtoritatuloj pri ĝia adaptigo. Sekvis brilan kolokvon precipe pri Esperanto, lingvo konata aŭ iomete konata de la ĉeestantoj.
*********
—>>>
— bildo 7 —
KAE-Informilo -7-<<<—
La 18-an de Januaro 2004 kaj kun la temo “La Barcelona Forumo”, niaj geamikoj de “La Formiga Martinenca”, gastigis nian monatan babiladon. Unue, tiel la moderiganto, kiel la partoprenantaro (32 gesamideanojn), klopodis bone kompreni kio estos tiu Barcelona Forumo, ĉar la propraj informedioj malbone klarigis tion. Iomete surprizis la fakton, ke kelkaj el ni nur vidas en tiu Barcelona Forumo grandan nemoveblajn financan negocon, kaj surprizis ankoraŭ multe pli, ke organizoj kiel ATTAC anoncis sian ne partoprenadon, kune kun mondaj gravuloj kiel Noam Ĉomsky, Naomi Klein aŭ Susan Sontag, kiujn ankaŭ ne partoprenos. Por ni, nur estis positivaj la vortoj de Martí Guerrero, kiu informis pri la ebleco, ke en unu el la 22 budoj, kiujn oni trovos en la granda placo de la Forumo, kie, probable, almenaŭ dum unu monato ni povos informi kaj disdoni foliojn informante al la vizitontoj pri nia internacia lingvo.
********
La monata babilado de Februaro, okazis en Castelldefels, la 15-an de tiu monato, kiel kutime afable organizita de nia samideano Emilio Sanz, kiu bedaŭrinde pro malsano ne povis akompani nin. Feliĉe, li jam bone resaniĝas. Tiu babilado, malsimilaj de la aliaj, estis filmo-ludado de Charles Chaplin, nomata “La Cirko”, (70 minutojn) esperantlinge adaptita de Rikard’ S. Güell.
********
—>>>
— bildo 12 —
KAE-Informilo -12-Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ “La Caixa” konto: 21000461960200045498 PRI LA SUBSCRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AUTOROJ. ********************************************
<<<— 1-a
Ankaŭ estis aprobite kunlabori en la daŭrigo de la babiladoj en diversaj urboj el Katalunio. La prezidanto ankaŭ informis pri la demarŝoj faritaj ekde majo 2003 en diversaj presejoj por eldoni la vortaron Kataluna-Esperanto, jam aprobita en kunveno okazinta la 2an de februaro 2003. Momente oni devas solvi kelkajn problemojn, ĉar tiu vortaro estis enskribita en malnova informadika programo, sed daŭrigos la demarŝojn por ebla solvo de tiu problemo. KAE-Asocio partoprenos kune kun ceteraj Esperanto-Grupoj el Barcelono kaj Katalunio en la Barcelona Forumo pri Kulturoj 2004. Ĉar mankis novaj kandidat-proponoj, estis denove elektita la sama estraro.
Josep Mª Galofré Domingo Prezidanto
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
<<<—
La lasta tiujara unua kvarona babilado, estis en “C. Casinet d’Hostafrancs”, en Barcelono, laŭ afabla invito de tiu agema samideano Salvador Aragaj, la pasintan 21-an de Marto, kun la temo: Ĉu nia socio estas violenta?”, al kiu, pli malpli, partoprenis 34 samideanojn.
Tiu babilado estis disvolviĝita en du malsimilaj partoj. En la unua, estis prezentita al la ĉeestantaro, la hispana eldono de la tradukado de “ESPERANTO en PROSPEKTIVO”, verkita de Giordano Moya, -verko antaŭe jam tradukita kaj eldonita en korea lingvo-; kurioze estas, ke tiu hispana traduko faris la lernejanojn de la supera kurso de Esperanto de Barcelona-E.Centro, krom la kunlaboro de geedzoj Hernández – Urueña, el Valladolid.
Poste alvenis la tempon por babili inter ni, kiel kutime moderigita de Luis Serrano. Kvankam ke la temo iomete devojiĝis de la komenco, vekis viglan intereson , kaj oni povas konkludi ka nia socio estas violenta, sed ne tiom, kiom oni povas pensi.
En tiu kunveneto ĉeestis simpatia esperantista paro, alveninta de tiel malproksima c. azia lando kiel Taĝikio, s-ino Svetlana Ŝetuĥina kaj s-ano Firdaŭs Ŝukurov.
G-roj Aragaj afable oferis al ni festan manĝetaĵo-trinkaĵojn, kaj la kunigo finiĝis kun la tipa frata kunmanĝado.
S. Torné Grau
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
KAE-Informilo -9-
PITAGORO
Pitagoro estis greka filozofo kaj matematikisto de la lernejo kies nomo estas tiu de la fondinto (500 aK). Oni devas atribui al li la doktrinon de la mistera orfika radiko, la kredo ke la eventoj estas submetitaj al ripetataj cikloj; kaŭze je tio nenio estas tute nova en la historio kaj super ĉio konsideri la matematikon kiel ŝlosilon de la rezolucio de la universaj enigmoj.
La Teoremo de Pitagoro estas fundamenta en la Geometrio, kiel ankaŭ la Versoj de Oro de la Pitagora lernejo ene de la humana filozofio el kiuj mi transkribas kelkajn:
- Lernu ĉion necesan por ke via vivo estu pli feliĉa.
- Ne permesu, ke la dolĉa sonĝo fermu viajn okulojn.
- Estu justa en paroloj kaj agoj.
- Toleru la destinon sen indigni vin mem.
- Ne konvenas, ke vi neglektu la sanon de via korpo. Pro kio vi klopodos malkovri la ĝustan mezuron rilate la manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj fizikajn ekzercojn.
- Faru vian plej bonan amikon, tiu kiu elstaras kaŭze de liaj virtoj.
- Ne forgesu, ke la morto estas ĉies destino.
- Faru tion, kion ne damaĝu vin, sed pripensu antaŭ ol ekagi.
- Ke neniu nek per paroloj nek agoj, konvinku vin pri tio, kion vi devas fari aŭ diri tion, kio ne estu plej bona.
- Pripensu antaŭ ol plenumi stultan agon, ĉar
—>
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
<—
estas propra de homoj diri malsaĝajn vortojn kaj plenumi malbonajn agadojn.
J. Mª Galofré
ZEOj abundas!
ZEOj abundas, certe. Sed, unue, oni rekomendas ne skribu zeo, -minuskle-, ĉar estas mediteranea fiŝo kaj enhavas ankaŭ aliajn signifojn. Sed, kiamaniere ni devas traduki tiu akronimo? Tute simple: Zamenhof/Esperanto-Objekto. Stratoj, placoj, monumentoj, bustos, ŝipoj, ktp. ktp.
Okaze de la centjarigo de nia lingvo, UEA, t.e. Universala Esperanto-Asocio, eldonis la verkon “Monumente pri Esperanto”, kaj tiu verko detale informas pri 1044 ZEOj en 54 landoj de la kvin kontinentoj. Kvankam redaktis tiun libron Thomas Bormann, la vera kompilanto de tiu grandega laboro estis Hugo Röllinger, bedaŭrinde forpasita en Majo 2001.
Post la malapero de nia amiko Hugo, prenis lian torĉon, alia amiko nia, franca esperantisto. Do, la nuna “Zeoisto” estas:
Raymond BORE 481, Square Zamenhof FR-73000 CHAMBERY / Francujo
—>
KAE-Informilo -11-
<—
rekte al kiu ni kore petas sendu informojn pri iu ajn ZEOj, kiujn vi ĉiuj povus malkovri. Dankon!
Ambaŭ samideanoj, unue Röllinger ĝis sia forpaso, kaj poste Boré, redaktis listojn publikigitajn en HEROLDO DE ESPERANTO. La lasta listo, la sesa, atingis la numeron 1350 de ZEOj registritaj.
Kiam tiu redaktoro konstatis la konstruadon de bushaltejo kun la nomo Zamenhof en la Sabadell-a avenuo dediĉita al la kreinto de Esperanto, informis pri tio al s-ano Boré, kiu atribuis la numeron 1396-a al tiu nova ZEO. Post tio, kelkaj bubaĉoj, precipe dediĉitaj al la detruado de surstrata meblaro kaj pentrado de domaj muroj, detruis la titolon de tiu bushaltejo. Estis konstruita nova bushaltejo antaŭ la unua, ankoraŭ sennoma. Espereble, la busa entrepreno nomiĝos ambaŭ kun la sama nomo Zamenhof, sed, pri tio, ni denove kaj plezure informos al vi.
SaTor
[REKLAMO p.6] 12-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en ” SALOU “, Tarragono,Hispanio “Sub aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo” Hotelo San Francisco. 2 – 9 oktobro, 2004 — Apartat 423. 08200-SABADELL . Hispanio — Tel. (+34) 93 727 50 21 — luis_serrano@mixmail.com — Faksilo: (+34) 937314111 (ne dum aŭgusto) — http://www.terra.es/personal5/lserrano2003
Dua epoko, n-ro 47, julio-septembro 2004

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 47, julio-septembro 2004.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
**[BILDO p.1 | 55,2,99,31]** Kaplogo de la bulteno: granda verda «K», «A» kaj «E» kun steloj en kadro, kun la tekstoj «Kultura Asocio Esperantista», «Katalunujo» kaj la subskribo «Kintana».Kultura Asocio Esperantista — Katalunujo
N-ro 47/Dua epoko/Dek oka aperjaro/JUL-SEP 2004
[BILDO p.1 | 53,37,98,74] Nigrablanka foto: kunveno en salono; la publiko sidas dorse al la fotilo, antaŭ prezida tablo kun unu viro; malantaŭe pendas flago kun stelo kaj tabulo.
Gepartoprenantoj en la Sabadell-a babilado (fotis: J.M.Galofré)
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ “La Caixa” konto: 21000461960200045498 PRI LA SUBSCRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
*******************************************
<— paĝ 9a
aspektoj de nia internacia lingvo? Do, aĉetu tuj ŝian mirindan verkon “FAKTOJ kaj FANTAZIOJ”-n. Estu hastema kaj, espereble, tiu libro ankoraŭ ne elĉerpiĝis en niaj libroservoj. Sendube, vi ne forgesos tiun memorindan kaj nepageblan konsilon.
Santiago Torné Grau
*******************************************
PERE DE INTERRETO, LEGU:
[BILDO p.1 | 9,60,49,75] Emblemo de la revuo «Le Monde diplomatique».
[REKLAMO p.1] LE MONDE diplomatique. Kiel vi jam certe estas informitaj, en la reto nun aperas esperanta eldono de konata franca revuo “Le Monde diplomatique”, kiu enhavas ĉiam tre interesajn artikolojn kaj politikajn analizojn. Vi povas legi ĝin per la adreso – http://eo.mondediplo.com/..
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-HONORIGO
Ĉiujare, s-ro Manuel Bustos, urbestro el Sabadell, medalas al dek personoj aŭ lokaj asocioj, per la honora medalo de la urbo.
Pro tio, la eblaj honorontoj devas esti antaŭe proponitaj de aliaj lokaj asocioj. Kaj estis ene de la lasta urba kunvokilo tiucela, ke nia asocio favore proponis al “Societat Coral Colón”, loke tre populare konata kiel “El Casinet” (la malgranda kazino), societo fondita je la jaro 1896. Sed…kiu estis la kialo de nia propono? Ĉar tiu societo estis ejo pri kunvenoj de la tiutempaj esperantistoj kaj de la teatra sekcio de “Aplec Esperanto-Grupo”, krom elstaraj agintoj favore al la inaŭguro, je la jaro 1912a, de la Sabadell-a avenuo Zamenhof, unua strato en la mondo dediĉita al la kreinto de nia lingvo.
Ricevis la medalon la nuna prezidanto de “Societat Coral Colón” s-ro FRANCESC FOLGUERA. Nian koran gratulon!
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
NEKROLOGO
S-ano José Mª Bernabeu Franco, forpasis la 8an de Aprilo, 83 jaraĝa, en lia urbo Callosa de Segura. Nia kara amiko Bernabeu alvenis al la rondoj de la internacia lingvo je la jaro 1936a; li estis, do, veterana esperantisto. Ĉiam afabla, bonkora, preta kunlabori kaj helpi en iu ajn taskon kaj, precipe, amiko el ĉiuj. Al lia edzino, s-rino Dolores Egea Estañ kaj filo José Miguel, -nuntempe prezidanto de la Esperanto-Grupo de Alicante- kaj familio, ni sendas nian kondolencon. Ke li pace ripozu! (jmbernabeu@eresmas.com)
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
KAE-Informilo -3-
GABRIEL PUJOL i REGUALTA, instruisto, humanisto kaj Esperantisto
La pasinta 20an de Aprilo vespere, en “Biblioteca Vapor Badia”, en la sama placo dediĉita al tiu instruisto, okazigis omaĝon organizita de eks-lernantoj kaj najbaroj de lia kvartalo, honore al la dum multaj jaroj loka instruisto, tute simple konata kiel s-ro Pujol. Al tiu omaĝo ĉeestis 110 personoj.
Malfermis la eventon, skabeno pri kulturo s-ro Joan Manau Valor; prezidis alian skabeninon de nia urbo, s-rino Maria Ramoneda; prezentis kaj moderigis la sekvantajn prelegantojn, profesorino pri Historio s-rino Maria Calzada i Olivella, filino de unu el la lernantoj de s-ro Pujol.
Instruisto s-ro Pujol naskiĝis en la jaro 1908a en Palafrugell kaj forpasis en Sabadell en la jaro 1992a. Li translokiĝis al Barcelono dum la jaro 1926a, kiam li komenciĝis siajn studojn kaj intelektan formacion laŭ la tiutempaj eŭropaj metodoj Freinet, Montessori kaj Decroly. Lia debuto kiel instruisto estis en urboj Sant Fost kaj Mollet, -jaro 1937a-, kaj post la intercivitana hispana milito translokiĝis al Sabadell; lia nerifuzebla politika pensmaniero alkondukis lin en interna ekzilito kaj socie ekskludito de la tiutempa politika reĝimo, kiel oni legis en memortabulo de la placo honore al li dediĉita.
—->>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-<<<—-
En la verketo eldonita kaj disdonita al la ĉeestantaro je la fino de la omaĝo ĉi tie raportita, oni povas legi pri la Esperanto-sento kaj agado de s-ro Pujol. Laŭ li, Esperanto estos lingvo de la estonto, kaj li, -kiel esperantisto-, apartenis al S.A.T.; sendube pro tio, en tiu verketo, oni reproduktis faksimilon de revuo SENNACIULO. Kvankam li estis poligloto kaj sindediĉis al la instruado de kelkaj lingvoj, siaj unuaj spuroj kiel Esperanto-instruisto komenciĝis je sia juneco, ĉe gastejo “Ca les Climentes”, en lia naskiĝurbo Palafrugell.
Lia filino Maria Amor Codina, estis kiu ricevis la omaĝon kaj la gratulajn vortojn de ĉiuj, al kiuj kunigas la niajn tre sincerajn.
KAE
===========================================
UNIVERSITATA KURSO
Post demarŝoj faritaj ĉe Barcelona universitataj aŭtoritatuloj en Bellaterra, ni jam ricevis la devigan antaŭan aprobon por disdoni en tiu Universitato, nian kurson de Esperanto, dum la monatoj de Oktobro ĝis Decembro. En venonta monato de Julio, ni komencos disdonadon de informoj inter la ebla lernantaro. La studado kaj aprobo de nia Esperanto-kurso, signifas por la lernantoj ricevi du kreditojn, kiuj estos validaj por siaj universitataj studoj.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
KAE-Informilo – 5-
Karaj gelegantoj, Dum monatoj Julio aŭ Aŭgusto, multaj inter la monda esperantistaro ferias. Ĉu vi dezirus, samtempe, ĝui agrablan etoson kune kun geamikoj de nia kara internacia lingvo? Por tion atingi, tute simple enskribu vin al iu ajn el kvar Esperanto-kongresoj tuj sekve anoncataj. (Du el tiuj kongresoj okazos dum la samaj datoj en Bilbao, Hispanujo). Kaj … sukceson!
[BILDO p.3 | 57,28,70,41] Emblemo: kvinpinta stelo kaj terglobo.
[REKLAMO p.3] 89-a Universala Kongreso de Esperanto. 24-31 julio 2004, Pekino, Ĉinio
[BILDO p.3 | 59,42,67,56] Blazono kun turoj de Bratislavo.
[REKLAMO p.3] 77-A SAT-KONGRESO BRATISLAVA (SK) 2004–08-14/21. Organiza garantianto: KAVA-PECH, kongresa kaj kleriga agentejo de Petro Chrdle, kunorganizanto: ESO, Esperanto-Societo Bratislava. Koresponda adreso: KAVA PECH, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice. Tel: +420 257 712 201; fakso: +420 257 712 126; rete: info@kava-pech.cz; http://www.kava-pech.cz.
[BILDO p.3 | 59,62,73,81] Ronda emblemo: «63a Hispana Kongreso de Esperanto — Bilbao 2004».
[REKLAMO p.3] 63a Hispana Esperanto-Kongreso kaj 6a Eŭrop-Unia E-Kongreso. Bilbao. 25a ĝis 29a de aŭgusto 2004. Facultad de Ciencias Económicas, Avda Lehendakari Agirre
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-STUDI UNU FREMDAN LINGVON NENACIAN
Antaŭ kelkaj jaroj en Barcelono la gestudentoj povas elekti studi unu fremdan lingvon inter tri eŭropaj. Poste la edukaj aŭtoritatuloj proponis du, tamen nuntempe ili permesas nur studi unu fremdan lingvon en la ŝtataj lernejoj kaj institutoj. Eble ili supozas ke havas plenan kaj nediskuteblan rajton, devigi niajn gefilojn studi kaj lerni la lingvon, elektita de ili kaj akceli la lingvajn diskriminaciojn inter la eŭropaj gestudentoj, ĉar en aliaj eŭropaj urboj okazas same. Sed tiu decido estas kontraŭ la artikolo 26 (3) de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu tekstas jene: “Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj”. Kurioze la gepatroj povas elekti la urbestron de sia urbo, la prezidanton de sia Aŭtonoma Komunumo, la prezidanton de sia ŝtato kaj eĉ la EU-parlamentanojn; tamen, tamen, “ili ne rajtas elekti la fremdan lingvon kiun studos iliaj gefiloj”. Plie, kiam en la mondo okazas altnivela diskutado pri multlingveco en forumoj kaj kongresoj, por atingi pli facilan interkomunikadon kaj pli malmultekostan tradukadon necesan en ĉiuj internaciaj kunvenoj, ĉiam, ĉiam, oni lanĉas por solvi la problemon, deklaracion proponante al la delegitoj de la nacioj, la urĝecon studi en
—–>>>
KAE-Informilo -7-
<<<—
la lernejo, instituto kaj universitato “UNU FREMDAN LINGVON”. Nome iun interlingvon aŭ iun “lingua franca”. Sed per tio, fakte ili subkomprenis la anglan, tamen neniam oni mencias la nomon. Ĉu la aŭtoritatuloj hontas diri la nomon de tiu elektita lingvo? Mi miras ankaŭ ke multfoje eĉ Esperanto-Organizaĵoj, partoprenante ene de internaciaj forumoj kaj kongresoj akceptas subskribi saman deklaracion, supozante naive, ke en iu ajn momento, ili povos dank’ al tiu deklaracio, disvastigi pli bone la lingvon Esperanto en oficialajn lingvajn mediojn. Eble estus pli adekvate proponi la modifon de la ripetata deklaracio, aldonante al ĝi plian precizecon, ekzemple: Studi unu fremdan lingvon nenacian”, nome iun lingvon kiu ne apartenas al EU-nacioj, evitante tiamaniere lingvajn diskriminaciojn kaj la aktualan multlingvecon. Tamen la ĉefa demando staros. Ĉu multlingveco estas io pozitiva aŭ io kion oni ne devas pluteni en la internaciaj rilatoj de la nacioj de EU? Ni, heredantoj de Esperanto, ĉu rajtas proponi Esperanton kiel la plej efikan, facilan kaj modernan interlingvon?
Suno
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Karaj gelegantoj, ne forgesu pagi vian jarabonon. 8 eŭrojn; familia jarabono 10 eŭrojn, al la peranto Santiago Torné Grau. Vidu paĝon 12-an. Dankon!
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
En dato 08 – 08 – 88
Antaŭ kelka tempo, ĝuste en la memorebla dato supre indikita kiel titolo, vizitante kun mia edzino la Internacian Esperanto-Muzeon de Vieno (Aŭstrio), iu ĝia funkciulo prezentis al mi junan japaninon liadire iom scianta Esperanton. El la unua kontakto kun ŝi, mi tuj konstatis, ke ne estis ebla iu flua konversacio kun ŝi, ĉar treege elementa lernantino de Esperanto. Malgraŭ mia pacienca insisto, nia interparolado neniel sukcesis prosperi …
Mia edzino, rimarkinte, ke pro urĝeco de tempo mi intencis iom abrupte rezigni la proponitan konversacion kun tiu japana Esperanto-lernantino, tuj min anstataŭis en la paroluzado, kaj tre mirige, io neniam ajn de mi spertita tiam okazis nome, du ege elementaj Esperanto – komencantinoj diversnaciaj, tio estas unu japana kaj alia hispana, ŝajne tre bone interkomprenis sin, kiel evidente deduktiĝis el iliaj spontaneaj ridoj, jesaj kapsignoj kaj ceteraj gestoj de reciproka interkonsento.
Konklude, malgraŭ sia rudimenta Esperanto-scio, ili sukcesis interparoli kaj eĉ sincere amikiĝi!
Tiu el tie
[BILDO p.5 | 9,68,22,79] Ovala emblemo kun stelo kaj la vorto «ESPERANTO».
[REKLAMO p.5] Koresponda Servo Mondskala — U.E.A. servo — BP 6, FR – 55000 LONGEVILLE EN BARROIS, Francio
KAE-Informilo -9-
PRESKAŬ GRAMATIKAJ OPINIOJ
Kiel esperantisto, kvankam verdire kun certa malofteco, mi interrilatiĝas kun aliaj amikoj de nia internacia lingvo. La kialon mi ne scias, sed oni povas aserti, ke la scipovo de tiu lingvo inter ni mem estas, bedaŭrinde, ĉiam tre limigita kaj ke la interŝanĝparolado ĉiam disvolviĝas kun evidenta penado. Por iomete amuzigi kaj pliampleksigi nian balbutadon pri akuzativo, mi parkere eldiris:
Jen la papago manĝas fragon; frago ne manĝas la papagon. Se fragon manĝas la papago, temas pri tute sama ago. Sed se papagon frago manĝas, Naturo ion misaranĝas.
Post kelkaj opinioj de la koterio esprimitaj, mi solene deklamis:
Li lavis sin facile, en izolo, Li lavis lin; sed nur laŭ ties volo. Ŝi manĝas sian pomon – nu, anĝele; Ŝi manĝas ŝian pomon – hu, ŝtele?
En tiu momento estis la graveco de la “facilaj” reguloj de nia propra E-gramatiko, kiuj nebuligis niajn mensojn; kaj mi profitis la etosan momenton por fiere daŭrigi: ĉiujn antaŭajn specimenojn apartenas al la majstre inspirita plumo de Marjorie Boulton. Ĉu vi ĉiuj volus komplete legi tiujn versaretojn kaj multajn aliajn pri ĉiuj gramatikaj
—->>> paĝ 12a
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
NIAJ ESPERANTO BABILADOJ
Sen iu ajn dubo, unu el la plej elstaraj agadoj de nia asocio, -pardonu-, de la Barcelona-j Esperanto-Grupoj, estas niaj babiladoj. Tiuj babiladoj okazas en urboj de la ĉirkaŭaĵoj aŭ en Barcelono mem, kaj estis fonditaj jam en la jaro 1995a, seninterrompe organizitaj kaj moderigitaj de la agema Luis Serrano Pérez. Kaj en tiu ĉi INFORMILO ni raportos pri la tri lastaj.
SABADELL – “Casal Pere Quart” – temo: La Universitato – 18an de Aprilo.
Oni ne povas kaŝi la mienan surprizon de la plej granda parto de la ĉeestantaro, antaŭ la temo de la kunvokilo, ĉar multaj el ni neniam nek studis nek vizitis universitaton. Kiel kutime kaj bedaŭrinde, ne ĉiuj prenis parton en la diskutado, malgraŭ la afabla insisto de s-ano Serrano; eble kuraĝuloj por publike paroli ne abundas. Alvenis al la diskutado opiniojn ĉu la ŝtato sufiĉe aŭ ne sufiĉe investas en universitatojn; alia demando estis ĉu ĉiuj, kiuj deziras posedi superajn studojn povas aliri universitaton, elstarante la facileco favore al kiu loĝas en grandaj urboj kun universitatoj, kaj oni emfazis la fakton, ke multaj el niaj universitatanoj, post siaj studoj, foriras labori eksterlanden. La lasta diskuto estis “Esperanto en universitato”. La realaĵo, ke neniu universitato ŝajnas interesiĝi por nia internacia lingvo estis nia malgaja konkludo.
—->>>
KAE-Informilo -11-
<<<—-
PREMIA de MAR – “Conex” (akronimo de Scio kaj Sperto) – temo: La neŭtraleco – la 16a de Majo.
La temo de la kunvokilo, sufiĉe alloga en niaj tempoj, lerte vekis la atenton de la 32 samideanoj ĉeestantaj en tiu babilado. Unue mencii kaj redanki al la prezidanto de Conex, kiu ricevis nin kun afablaj vortoj kaj denove regalis nin, je la fino, per delicaj manĝetaĵoj kaj trinkaĵoj. Koran dankon! Tiu diskuto aspektis malsimila de antaŭaj kunvenetoj, ĉar la interveno de la samideanaro estis pli brila. Kompreneble, la opinioj forte diferenciĝis, ĉar tiu vorto neŭtraleco, laŭ kelkaj, estas elasta vorto. Oni asertis ankaŭ, ke la homaro progresis/as/os, sed la homo ne. Ankaŭ oni memoris pri loka esperantistino, s-ino Maria Vila, kiu bedaŭrinde ne povis akompani nin tiu mateno kaj estis s-ino Dolores Martínez, kiu iomete parolis pri Maria, kiu la venonta oktobro aĝos 98 aŭ 99 jaroj. Kiel kutime, agrabla mateno en la sidejo de la amika esperantistaro de Premiá de Mar.
VALLDOREIX – Vegetarana Centro Deltell – temo: La transgeneaj nutraĵoj – 20an de Junio
Ĉar la nomata progreso alportas al ni ŝanĝojn neniel revitaj de niaj antaŭuloj kaj unu el tiuj ŝanĝoj estas sendube la transgeneaj nutraĵoj, sendube jam en niaj vivoj, oni ne povas trovi pli alloga loko kiel vegetarana centro por alvoki kaj diskuti tiun temon. Diskutinda kaj diskutenda temo, momente kun ne tre klara solvo.
STG
Dua epoko, n-ro 48, oktobro-decembro 2004

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 48, oktobro-decembro 2004.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,30] Kapemblemo de la bulteno en verda koloro, en rondangula kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj, kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» supre kaj «Katalunujo» malsupre dekstre; vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
N-ro 48/Dua epoko/Dek oka aperjaro/OKT-DEC 2004
[BILDO p.1 | 62,34,88,66] Foto de medalo kun la profilo de virino kun buklaj haroj; ĉirkaŭe la surskriboj «PREMIO ADA SIKORSKA FIGHIERA» kaj «INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO».
Medalo “Premio Ada Sikorska Fighiera” aljuĝata ene de la 12-a Internacia Esperanto Semajno de la Kulturo kaj Turismo, 2-9 de oktobro 2004, Salou, Katalunio, Hispanio, al s-ano Augusto Casquero de la Cruz, pro siaj gravaj meritoj en la laboro por Esperanto.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
56a INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO – KONGRESO
La sabato 8an de majo, kvin membroj de nia klubo estis preta je la 16.05 h. en la flughaveno Prat de Barcelono por flugi al Vieno per linio IBERIA. Post tri horoj de prokrasto ni ekflugis. Bonŝance la ŝarĝaŭto kiu ni mendis por translokiĝi de Vieno al Sopron, estis ankoraŭ atendante en la flughaveno de Vieno. Ni alvenis al la hotelo Szieszta je la 22a h.
Dimanĉe matene oni celebris la Solena Malfermo en la granda salono de la kongresejo. La prezidanto de LKK Istvan Gulyás salutis la gekongresanojn, sekvis saluton de membroj de la estraro. La koruso Egreny de la Fervojista Fakgrupo el Tata, kantos dum la paŭzo.
En la dua parto, salutis la Kongreson, reprezentatoj de landaj Asocioj : Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Kroatio, Norvegio, Rumanio, Serbio- Montenegro, Slovakio, Svisio. Fine la koruso kantis “La Espero” kun la ĉeestantoj.
Posttagmeze, vizito de la historia urbocentro de Sopron; Fajroturo, Benedikta Preĝejo, Kolono de la Sankta Trinitato, ktp. Poste ni vizitis lokon de iama Paneŭropa Pikniko, kio okazis la 19an de aŭgusto de 1989. Partoprenis en tiu evento 10-15 mil personoj.
La kultura vespero estis du landaj: hungara kaj aŭstra. Koruso Egreny kaj Tamburizza Grupo, kiuj tre plaĉis al la kongresanoj.
Lunde matene okazis kunveno de landaj komitatanoj, pri interŝanĝo de diversaj proponoj.
Post la tagmanĝo okazis la duontagaj ekskursoj. Ni trapasis la hungara landlimo kaj eniris en Aŭstrio, post 20 minutojn ni alvenis al la ĉefurbo Eisenstad. Akcepto de kongresanoj en la Urbodomo kaj vizito al la Kastelmuzeo Esterhazy.
Marde matene. Plenkunsido, raportoj de Sekretario, de Redaktoro kaj de Kasisto. Kongresproponoj, elekto de estraranoj, informoj pri la skisemajno, venontaj kongreslandoj, libera diskuto, ktp.
Vespere, bankedo kaj internacia balo.
Merkrede. Tuttaga ekskurso. Je la 8.30 h. ni ekveturis al direkto de lago Balaton. Dumvoje trairis Nagyark kie troviĝas la memormuzeo de Szechenyi, la urbo Sárvár reĝa bieno kun fortikaĵo.
En Sümeg oni trovas restaĵon de kolonio el la romia epoko kaj prakrista baziliko. Post iom de refreŝigado, ni pluveturis al urbo Keszthely. Ni vizitis la kastelon per gvidado de ĉiĉeronoj.
KAE-Informilo -3-
Post la vizitado de la kastelo, ni veturis al Badacsony, apud la lago Balaton. Tie ni tagmanĝis aŭskultante hungarajn muzikistojn, poste mallongan promenado sur la “strato de la drinkaĵoj”.
Jaŭde. Prezentado de la frakprelego kaj de fervojaj novaĵoj el diversaj landoj. Post la tagmanĝo, informoj pri venonta IFEF Kongreso en Rumanio, urbo Brasov inter 7a kaj 14a de majo 2005.
Tre interesa prelego de la prezidanto d-ro Romano Bolognesi pri lingvistikaj temoj. Post vespermanĝo, Kultura Vespero.
Vendrede matene. Faka Komisiono. Je la 14.30 h. Solena Fermo de la Kongreso. Transdonado de flagoj kaj dokumentaro de 56a Kongreso al la venonta 57a Kongreso en Brasov, Rumanio.
[BILDO p.2 | 57,28,95,81] Desegnaĵo de alta turo (minareto) maldekstre, kun la surskribo «Unuecan Eŭropan Fervojon!» supre; dekstre ronda emblemo kun mapo de Aŭstrio kaj Hungario, steloj kaj la ŝildo de IFEF, ĉirkaŭe la surskriboj «56a INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-KONGRESO» kaj «AŬSTRIO – HUNGARIO 8-15. 05. 2004. SOPRON»; malsupre la emblemo de FISAIC kun flamo.
Raportanto: Martí Guerrero i Cots
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
LA FORPASINTA PESETO HISPANA
Kiel sciate, ekde la jaro 2002 la monunuo “eŭro” oficialiĝis en Hispanujo. Do, ne plu validis la monunuo peseto, kiu mortinta ascendis en la ĉielon, kie ĝi, la menciita peseto, estis longatempe kaj ĉiuhore omaĝata, sub la prezido de Sankta Petro, per senĉesaj festoj, kiel dankemo de la Eklezio al ĝia ĝistiama kunlaborado.
Informiĝinte pri tiuj grandaj honorigoj de la ĉielo al la simpla peseto, la kvin-milpeseta bankbileto orgojle diris al si: se simpla peseto atingis tiom fantastajn omaĝojn de la ĉielo, mi kvinoble rajtos tiajn honorigojn, kaj tuj rapidis al la ĉielo, kie abrupte baris ĝian eniron Sankta Petro, samatempe demandante al 5.000-peseta bileto pri la motivo de ĝia vizito. Al tiu ĉi demando la 5.000-peseta bileto fanfarone respondis: ĉar mi sciiĝis pri la senĉesaj komplimentoj kaj omaĝaj festoj honore al la simpla peseto, mi superege pli valora ol ĝi, sendube meritas kvin mil fojojn pli da omaĝoj ol la simpla peseto! Vi tute eraras, fanfarona bileto, respondis al ĝi Sankta Petro, ĉar ja la simplan peseton ni omaĝadis rekompence pro ĝia konstanta kontribuo al ĉiuj preĝejaj skatoloj hispanaj, dum vi, orgojla 5.000-peseta bileto, neniam estis videbla en iuj el multaj almozo-skatoloj ĉie ekzistantaj en Hispanujo.
El vivavoĉa rakonto, Esperantigis: VELUS
KAE-Informilo -5-
FORUMO pri KULTUROJ * BARCELONO 2004
[BILDO p.3 | 54,4,98,40] Foto: kvin viroj kaj virino sidantaj sur scenejo sub tendo, ĉe malalta tablo; maldekstre la emblemo «Forum Barcelona 2004» kun du stiligitaj manoj, sur la antaŭo de la scenejo la surskribo «ESPERANTO».
Nia lingvo en la tiel nomata SPEAKERS’ CORNER (stratangulaj klaĉemuloj)
Laŭ anoncite en la oficiala programo, la 27an de Julio, je la 19a horo kaj ene de “Haima” (granda tendo aŭ toltegmento) okazis mallongaj prelegoj pri Esperanto; moderigis la sekvantan kolokvon kun la aŭskultantaro, fraŭlino Marta Cáceres, parolistino de aŭtonoma TV-3.
Raportance laŭ la ordon de la antaŭa fotografaĵo, Salvador Aragaj i Galvany, prezidanto de BEC, sur apuda skribtabulo klarigis pere de ekzemploj la gramatikajn nuancojn de Esperanto; Josep Mª Galofré i Domingo, prezidanto de KAE kaj vicprezidanto de HEF, informis pri kursoj kiuj okazas —›››
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
‹‹‹—
nuntempe en universitatoj de la mondo kaj ankaŭ en AUB – Barcelono; (inter Galofré kaj Guerrero, la menciita TV parolistino). Martí Guerrero i Cots, profesoro de niaj kursoj en Aŭtonoma Universitato de Barcelono, prelegis pri nia lingvo kaj la prezidanto de Centro pri Naturaj Studoj de Barcelono, Oriol Avila i Moateso, kunordiganto de la kunveno, estis kiu malfermis ĝin.
J. Mª Galofré
/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/
KELKAJ SOMERAJ ESPERANTO-AGADOJ
Kompilado farita de S. Torné Grau
Babiladoj (18 jul 04). Kutime je monato junio finiĝis tiuj babiladoj sed … la 18an de julio, Grupo Esperanto “Jozefo Anglès”, el Sant Cugat del Vallès, sub la gvido de la agema s-ino Trini García Cobacho, akceptis nin en Kultura Domo, de tiu urbo, kie nia kutima moderiganto Luis Serrano Pérez proponis al ni eble la tiumomente plej taŭgan temon: “LA FUNDAMENTAJ RAJTOJ EN LA EUROPA UNIO”. Vasta, vastega estis la temaro: 54 alineoj enhavante similajn tekstojn ol la 460 artikoloj de la malnetaĵo de la Eŭropa Konstitucio. Kvankam viglis la diskutado, la manko de tempo “sufokis” la babilantojn. Sekvis kutiman aperitivon kaj, fine, frata kunmanĝado.
La venonta, je monato novembro, eble en Barcelono. Ĉeestu!
—-›››
KAE-Informilo -7-
[BILDO p.4 | 55,8,67,23] Emblemo de la 89-a Universala Kongreso: nigra rondo kun blanka lunarko kaj stelo kun litero «E», ĉirkaŭe la surskribo «89-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO», malsupre «Pekino, Ĉinio 24-31 julio 2004».
La 89-a U.K. okazis en Pekino de la 24-an ĝis la 31-an de julio 2004. Ĉeestis 2031 personoj el 51 landoj (laŭ la fina deklaro).
Sur la bazo de oficialaj ciferoj kaj de la kolektado kaj analizo de tiuj indikataj en la UK-dokumentoj estas eble precizigi la jenon:
| -Kvin unuaj naciaj delegacioj: | -Dispartigo laŭ la kontinentoj: | ||
|---|---|---|---|
| .Ĉinio | 55,3 % | .Azio | 71,83 % |
| .Japanio | 10,4 % | .Eŭropo | 24,08 % |
| .Francio | 4,0 % | .Amerikoj | 3,30 % |
| .Germanio | 3,5 % | .Oceanio | 0,74 % |
| .Korea resp. | 2,6 % | .Afriko | 0,05 % |
Laŭ la diroj de s-ano Roman Dobrzynski, konata esperanta pola ĵurnalisto, veturinte antaŭ la UK en Ĉinio, sufiĉe nombraj ĉinaj geesperantistoj ne povis ĉeesti la kongreson pro la kosto de la UEA-kotizo kaj la kostoj de la vojaĝo- mem kaj aliaj dum la restado, ĉar Ĉinio estas grandega lando eĉ kontinento. Potence, la ĉinoj povus esti pli nombraj.
La malfermo okazis dimanĉe, la 25-an/7, laŭ la kutima protokolo. Sur la podio estis, krom la gereprezentantoj de la esperantista movado, notinde la ĉinaj oficialuloj kies:
- S-ro WU Bangguo, alta protektanto de la 89-a UK, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko, kiu varme salutis la kongreson nome de la ĉinaj registaro kaj popolo.
—›››
— bildo 1 —
KAE-Informilo -16-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ “La Caixa” konto: 21000461960200045498 PRI LA SUBSCRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AUTOROJ.
********************************************
Pastro Johano
Pastro Johano amis sian enkaĝigitan birdeton. Ekde la birdeto malaperis. La Pastro ne povis vidi la malplenan kaĝon sen plori. Li atendis la dimanĉan meztagan mezon (plena de homoj) por demandi: “Kiu vidis birdeton?” Ĉiuj la virinoj staris. La Pastro tuj komprenis ke li ne estintis klara en sia demando. Li diris: “Ne, vi miskomprenis; mi volas demandi: Ĉu iu el vi havas birdeton?” Ĉiuj viroj staris. “Ne, ne, vi daŭre miskomprenas -diras Pastro Johano- kiu el vi vidintas MIAN BIRDETON?” Ĉiuj la monaĥinoj kaj infanoj de la ĥoruso staris…
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
<<<—
- S-ro XU Jialu, honora Prezidanto de la Honora 89-a UK kaj vicprezidanto de la Konstanta Komitato indikita supre.
- S-ro ZHAO Qizheng, Prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de la Ĉina Popola Respubliko.
- S-ino LIN Wenyi nome de la urbestro de Pekino WAN Qishan (legis esperante la mesaĝon
En la honoraj lokoj de la publiko sidis pluraj ambasadoroj kaj reprezentantoj de multaj ambasadorejoj.
Prezidis S-ro Renato Corsetti, ĵus reelektita Prezidanto de UEA.
Ni memoru, ke la temo de tiu kongreso estis “LINGVA EGALECO EN INTERNACIAJ RILATOJ”
Kiel kutime la kongreso-popolo havis je sia dispono ĉiujn konferencojn, kunsidojn kaj aktivaĵojn kiujn la fekunda homa spirito povas imagi por allogi la gesamideanojn al la amikeca, instrua, kolega kaj distra fontoj kiuj ĉiam konsistigas la kongresan esperantistan universalan vivon.
Tamen, pluraj fortaj kaj emociaj momentoj devis esti menciitaj: .la brilega nacia vespero, dank’ al la partopreno de la ĉinaj geakrobatoj, gedancistoj, gekantistoj, gemagiistoj kaj de la mirindaj kaj talentaj aktoroj de la Granda Nacia Operejo de Pekino. . La teatraĵo JUDITA, bone interpretita de Vida Jerman, eminenta aktorino en Esperantio. . la junulara vespero (ĉinaj kaj koreaj dancoj).
—>>>
KAE-Informilo -9-
<<<— .la recitalo de s-ino ERUDA Li kantante esperante ĉinajn kantojn. .la internacia arta vespero kun la partopreno de bonegaj esperantistaj grupoj. .la oratora konkurso. Unua premio ricevis Cassius Genesio Desconsi, (Brazilo) pri la temo “Kiel lerni Esperanton”. .la piano-koncerto de la juna mirindulo s-ano Andrej Korobejnikov (18 jaroj), kiu jam regalis nin en antaŭaj kongresoj.
Ni citu ankaŭ: .la diversajn ekskursojn (inter ili la granda muro, imperiestra palaco, somera palaco, ktp) .la inaŭguron de la ŝtono por la arbareto “Esperanto-Bosko en Caoyang-parko, de Pekino, en memorigaĵo de la 89-a UK.
Mi ne volas fini sen skribi pri: la nova estraro de UEA, la organizado de UK kaj ĝia logistiko, la nuna Ĉinio.
a) Nova estraro de UEA (4 virinoj, 3 viroj): Renato Corsetti (Italio); Claude Nourmont (Luksemburgio); Ulla Luin (Svedio); Ans Bakker-ten Hagen (Nederlando); YU Tao (Ĉinio) Maritza Gutiérrez Gonzales (Kubo); Amri Wandel (Israelo).
b) Organizado de la UK kaj ĝia logistiko: Ĝi estis perfekta, efika, inteligenta kaj, en unu vorto, mirinda. Mi aŭdis, ke, inter la oficistaro, estis junaj kaj komencantaj geesperantistoj el iu ĉina universitato kie oni instruas Esperanton, kiuj spontane petis deĵori okaze de la UK. Ĉeestis ankaŭ la urbestro de Vilnius, Litovio, kie okazos la venontan UK-kongreson 2005.
—>>>
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
<<<— Ĉiu kongresano portis sur sia brusto-insigno sian foton faritan (senpage) antaŭ ol iri al la akceptejo por ricevi la UK-dokumentojn. Okaze de la UK, la poŝta administracio instalis specialan budon kaj eldonis mirindan filatelaĵon da 16 poŝtmarkoj de sama valoro, ĉiu akompanata per unu figureto laŭ 4 modeloj (busto de Zamenhof, terglobo kun legado “internacia helpa lingvo”, verda stelo kun legendo “verda stelo simbolas Esperanton”, emblemo de la 89-a UK). Entute32 glumarkoj en duopo.
Sendube neforgesebla kongreso.
c) Nuna Ĉinio: Ĝi estas lando kiu nun ne estas rekonebla… Ekde la politiko de la grada pordo-malfermo (1980) Ĉinio fariĝis moderna lando kaj atingis rimarkindajn rezultatojn post iom da tempo rilate la foriro-punkton. En Ĉinio ĉio funkcias. La aktiveco estas tiel granda, ke la ekonomia kreskado estas inter la 8 kaj 10% de la totala enlanda produkto-valoro. Ĉinio estas aktuale la unua konsumanto en la mondo de pluraj krudmaterialoj, kio eble kaŭzas la plialtigon de la prezo de tiuj produktoj.
Ni memoru la parolojn de imperiestro Napoleono la Unua: “Ĉinio estas giganto, sed giganto kiu dormas. Ne vekigu ĝin, ĉar ĝi ŝanceligus la mondon”.
Ĉinio estas la lando kie Esperanto havas la plej grandan eblecon sukcesi. Ni esperu!
Rolland Accomiato
KAE-redaktejo dankas la antaŭan kunlaboraĵon al la amiko S-ro Accomiato.
—->>>
=========================================
Karaj gelegantoj, ne forgesu pagi vian jarabonon. 8 eŭrojn; familia jarabono 10 eŭrojn, al la peranto Santiago Torné Grau. Vidu paĝon 16-an Dankon!
KAE-Informilo -11-
<<<—-
77-a SAT-Kongreso, en Bratislava, Slovakio (14-21 aŭg 04)
Partoprenis en ĝi iom malpli ol 150 personoj el 19 diversaj landoj, precipe el Francio, kaj la unuaj vortoj estis omaĝo al la fondinto de SAT, Eŭgeno Lanti, ĉar tiu jaro estis la 125 jaroj de sia naskiĝo.
SAT kongreso konsistis el kvar partoj: ekskursoj kaj prelegoj kiuj prefere rilatas al lingvaj aŭ politikaj temoj; kunsidoj de la diversaj SAT-Frakcioj (grupo de homoj kiuj defendas saman politikan koncepton), kaj laborkunsidoj, kvankam tiujare mankis kelkaj lertaj debatantoj de antaŭaj kongreoj.
63-a Hispana E-Kongreso kaj 6-a Eŭropa Unio Esperanto-Kongreso, en Bilbao (25-29 aŭg 04)
Krom la solena inaŭguro, diversaj prelegoj, laborkunsidoj, vizitoj, distraĵoj kaj ekskursoj, unue oni devas reliefigi la nombron de ĉeestantoj: 284 el 24 landoj. Do grava nacia/internacia kongreso.
De tiu ĉi kongreso, rimarkinde estas diskonigi la decidon de EEU (Esperanta Eŭrop-Unio) pri la instigo al ĉiuj Eŭropunian landajn E-Asociojn, al komuna tuja agado antaŭ iliaj eŭrodiputitoj kaj ministroj pri instruado, pri klerigado kaj ke nia movado partoprenu en ĉiuj eksteraj kulturaj aŭ klerigaj pri lingvaj aŭ sociaj manifestacioj.
Bedaŭrinde, oni povas aŭdi ion pri kvereloj inter esperantistoj el diversaj hispanaj regionoj, kiuj eĉ esperantista medio ne sukcesas kvietigi.
—->>>
— bildo 7 —
KAE-Informilo -12-
Restadejo Monistrol de Montserrat (4-5 sep 04). Barcelona Esperanto-Centro.
Okazis la “3aj Someraj Dialogoj”. La bonvenan akcepton, saluton, oferon de lunĉo, al la 20 E-istoj gepartoprenantoj, faris geparo Aragaj/Girona. Sabaton je la 11a, Aragaj legis informon pri lastaj diversaj E-agadoj en nia ĉirkaŭaĵo. Je la 12:30 Giordano Moya prelegis pri “Humanaj valoroj”; sekve komencis dialogon pri la tradiciaj valoroj de la familio en la diversaj kontinentoj. Je la 16:30 dialogo pri la temo: La fundamentaj rajtoj en la Eŭropa Unio”, kun tre intersa kaj vigla partoprenado. Dimanĉon, de la 11a ĝis la 14a, elementa Esp-leciono por gekomencantoj kaj, poste, supera Esperanto-leciono, ambaŭ gvidataj de Aragaj, kaj je la 17a turisma vizito al la monumentoj kaj je la 17a turisma vizito al la monumentoj kun ampleksa historia klarigo de Monistrol, ene de la programaro organizita de la loka urbestraro, okaze de la “Eŭropaj labortagoj de la Hereda Havaĵo en Katalunio 2004”. Gvidis tiun viziton turisma urbestra konsilanto s-ro Francesc Xavier. Post la finiĝo de la turisma vizito, proksimume je la 19a, fermis nian eventon.
Suno
—->>>
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
KRISTNASKA LOTERIO. La nunjara numero de KAE estas -44416-, lotumota la 22an de decembro 2004. Ĉiu slipo prezas 3 eŭroj kaj la mono ludata estas 2,50 eŭroj. Ŝancon!
KAE-Informilo -13-
<<<—-
Salou, 12a Internacia Semajno (2-9 okt 04)
Ĉiuj aktoj, kiuj plenplenigis la programon disdonitan al la gealiĝintoj, bonorde kaj sukcese estis realigataj. Ĉeestis 91 gepartoprenantoj el 10 malsamaj ŝtatoj, precipe el Francio. Prezidis la inaŭguron, la urbestro s-ro Esteve Ferrán i Ribera, kiu nome de la urbo Salou kaj la magistrato kiun li prezidas, donis la plej sinceran bonvenon al ĉiuj personoj okaze de tiu Internacia Esperanto-Semajno.
De tiu ĉi evento, unue oni devas speciale rimarki la starigon de “Premio Ada Sikorska Fighiera”, aljuĝota ĉiujare ene de tiuj Internaciaj Semajnoj. La unua premio estis aljuĝata la pasinta 3an de oktobro al s-ano Augusto Casquero de la Cruz, “pro siaj gravaj meritoj en la laboro por Esperanto”; bedaŭrinde personaj neprokrasteblaj aferoj, malpermesis al s-ano Casquero alveni al Salou kaj pro tio ricevis lianome s-ano Rafael Peris Solaz.
S-ano Gian Carlo Fighiera, edzo de la forpasinta Ada, donis enmane al s-ano Peris la medalon kaj diplomon de tiu premio.
La dua grava elstara evento, sendube estis la aro da prelegantoj; juĝu la leganto mem: Manuel de Seabra, konata verkisto en Esperantio, kiu prelegis pri “Literaturo en Esperanto kaj Esperanta aŭ per Esperanta Kulturo”; Gian Carlo Fighiera, pri “Esperanto laŭ la vojo de Ada Sikorska”; Marc Cuffuz, pri “Flandrio kaj Belgio: malfacila lando”;
—->>>
— bildo 8 —
KAE-Informilo -14
<<<—- Kristoforo Fettes, prezentis “Bildoj pri Irlando kaj nia hejmo”; Antonio Marco Botella, kun la tre tikla novaĵo “La unuaj jaroj de Esperanto en Katalunujo”; Giordano Moya, subtenis sian tezon “Esperanto kaj mondunuiĝo”; la prelego de sciencisto Pere Navarro Rosinés, “De la akvo al la tero. Skizo pri la evoluo de la vegetaĵoj”, pro forpaso de familiano lia, ne okazis sed en la sama horo prelegis D-ro med. Wolfgang Gunter pri “Esperanto – ĝiaj ekologia identeco kaj surloka aplikado kiel komuna lingvo de interkulturaj grupoj”; Tri ekskursoj: al Sant Pau d’Ordal, kun vizito al ĉampan-kelo Massana; al Riudecanyes, vizito al Monaĥejo kaj urboj Mirabet, Tortosa kaj Amposta. Alia tago al la urbo Sant Sadurní d’Anoia vizitante la kelon kie oni fabrikas ĉampano ESPERANTO. Por ĝia signifo, la plej grava de tiuj ekskursoj, estis la vizito al la Muzeo de Esperanto, en Sant Pau d’Ordal, nekonata kaj surpriza por multaj eksterlandanoj, kie samtempe estis omaĝata la fondinto kaj de la Muzeo kaj de tiuj “Semajnoj”, forpasita Luis Mª Hernández Izal. Afable ricevis nin lia vidvino s-ino Teresa Massana.
Dum la “Semajno” okazis ankaŭ Esperanto Kurso, gvidata de Salvador Aragaj; folklora muzika vespero kun “havanaĵoj” kaj “kremat”, opera vidbendo kiu prezentis Maria Ferigle; debato, kantoj prezentitaj de Petro Miles kaj aktorado de la Montpeliera trupeto “Ĝo-Jo” kaj skeĉoj de alia improvizita trupeto. Vizito el loka muzeo pri emajlaĵoj. Kaj ĝis la venonta “Semajno”!
KAE-Informilo -15-
[REKLAMO p.8] INVITO AL LA 46a INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-SKISEMAJNO. La Skisemajno okazos de la 23a ĝis la 28a de januaro 2005 en hotelo SUPERMOLINA, Avenuo Supermolina, nº 100. Informojn kaj aliĝilojn petu de Hispana Esperanta Fervojista Asocio, Apartat 15027 08080 BARCELONA KATALUNIO HISPANIO. La Molina
[BILDO p.8 | 53,28,99,69] Du skiantoj malsupreniras neĝan deklivon antaŭ neĝkovritaj pinarboj.
Dua epoko, n-ro 49, januaro-marto 2005

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 49, januaro-marto 2005.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 4,3,99,38] Kapemblemo de la bulteno: verda kadro kun la tekstoj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Katalunujo», grandaj literoj «KAE» kun kvinpintaj steloj kaj la subskribo «Kintana» vertikale ĉe la maldekstra rando.
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
N-ro 49/Dua epoko/Dek naŭa aperjaro/JAN-MAR 2005
FELIĈAN NOVAN JARON 2005 !!!
****************************
[BILDO p.1 | 1,48,94,91] Nigrablanka grupfoto en klasĉambro: dekkelkaj junaj gelernantoj kaj du pli aĝaj viroj starantaj kaj kaŭrantaj antaŭ tabulo, sur kiu pendas Esperanto-flago kun stelo.
Aŭtonoma Universitato de Barcelono Gelernantoj de Kurso de Esperanto 2004.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
ESPERANTO en Aŭtonoma Universitato de Barcelono
Post atingi nekompreneblan (ĉu eble moralan?!) “avalon” rilate al nia internacia lingvo, petita de universitataj aŭtoritatuloj, kovri la universitatajn murojn de afiŝoj, disdoni amason da informaj faldfolioj, aŭskulti la plej neimageblajn opiniojn kaj verve konvinki supozeblajn gelernontojn kaj, -sen alia helpo-, ĉion nur farita de nia agema prezidanto s-ano Galofré, finfine alvenis la SUKCESON! Entute 12 gejunuloj, (vidu fotografaĵon en titolpaĝo), ambaŭ studentoj de tiu universitato, komenciĝis nian Eo-kurson je la 14a de Oktobro kaj favore finiĝis ĝin la 2an de la pasinta Decembro. Instruisto, kiel ĉiujare kaj ankaŭ senpage, s-ano Marti Guerrero i Cots. Do, diri kiel ĉiujare, estas tute ne certe ĉar la antaŭa jaro, nur kun 7 gelernantoj aliĝintaj, tiu kurso ne okazis.
Kaj… kiu estis la kialo? Tute simple, manko de financaj rimedoj. Pensu, karaj gelegantoj, ke nur la universitata kvitanco plialtigis de 477,10 eŭroj -kurso 2002- ĝis 715,20 eŭroj -nunajara kurso 2004-, tio estas 33,29 procento. Kaj tio, kune kun la aliaj ankaŭ plialtigitaj elspezoj alportas al la loka KAE-buĝeto signifoplenan deficiton, eble ridinda laŭ mona vidpunkto, sed tute simple ne subtenebla. Ni diras tion kun bedaŭro, sed nia librotenado miraklojn ne permesas.
S. Torné Grau
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
HUNGARIO.- En 9 jaroj, 19120 hungaraj gelernantoj studadis Esperanto-n kiel ekzamena lerno-fako inter la diversaj lernejaj niveloj. De “Esperanto-info” (Francio) Jul-Aŭg 2004
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-
[BILDO p.3 | 19,12,39,27] Nigra kvinpinta stelo kun blanka litero «E».
[BILDO p.3 | 40,9,91,75] Vertikala ĉina kaligrafio de Maŭ Zedong, skribita per peniko, kun subskribo kaj dato.
Vortoj skribitaj de prezidanto Maŭ Zedong en 1939 favore al Esperanto:
Mi diras ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel[?] formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere[?] revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti[?] lernata.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
LA 13-AN DE…
…ne gravas pri kiu monato temas. La fakto estas, ke se la dato menciita kiel titolo de tiu artikoleto, koincidas kun semajna mardo, sendube tio estos nebonŝanca momento, kiu devigas al la superstiĉuloj la prokraston de iliaj decidoj. Kaj tiun konvinkon oni malkovras en tre granda parto de nia planedo, kie, aliaparte, oni fiere deklaras esti fidinde konvinkita de la plej sciencaj metodoj.
Ne estas la superstiĉuloj aŭ la sciencistoj kiuj vekas en mi la deziron dediĉi tiujn liniojn, sed, tute simple, al la dato kaj ĝia skribmaniero.
Kiel ekzemplon, tralegu la revuojn sekvantajn: ESPERANTO, Heroldo de Esperanto, La Gazeto, Literatura Foiro, Internaciisto, Sennaciulo, La Sago (La Sat-Amikaro GazetO) aŭ Monato kaj legu kiamaniere la redaktoroj solvas tion; Oktobro 2004, 26 aŭgusto – 16 septembro 2004, 31okt04, aŭgusto 2004, NOVEMBRO-DECEMBRO, Oktobro 2004, Aŭg.-Sept. 2004 kaj septembro 2004/9. Mirige strangas, ke neniu el tiuj redaktistoj obeas la gramatikajn regulojn. Tio alportis al la menso vortojn de mia Eo-instruisto, kiu diris, ke la ordaj numeraloj finiĝas per a, t.e., unua, dua; konsekvence: “la 31-an de Decembro” aŭ “je la 31-a de Decembro”, ktp. Sed por konvinki min mem, mi traserĉis en tekstoj de kelkaj Eo-gramatikaj aŭtoroj kaj je oni povas legi en LA TUTA ESPERANTO, de Seppik, sur paĝo 83-a: b) la 14-an —>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -5-
<— de Aprilo (je la 14-a de Aprilo). En volumo I de Plena Gramatiko de Esperanto (tria eldono), paĝo 110-a, B-ordaj (vicmontraj) numeraloj, en la unua paragrafo oni povas legi: Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudekduan de Februaro de la jaro mil sep cent tridek dua. Rimarko I: hodiaŭ estas la dudek sepa de Marto (Z); la leteron, kiun vi sendis la dekan de la kuranta, ktp. Rimarko III: En la presaĵoj oni, pro praktikaj konsideroj, anstataŭigas la -an per simpla punkto post la tagocifero, kaj oni ne uzas vicmontran formon por la jaro: la 6. Oktobro 1906; tiu dirmaniero venis eĉ en la parolan lingvon kaj multaj legas la supran ekzemplon: la sesan de oktobro mil naŭcent ses (kaj ne: sesa). Oni povas legi ankaŭ tion en paĝo 110, de Plena Analiza Gramatiko de Esperanto.
Konkludo, ke la tutaj antaŭaj ekzemploj plene kontraŭdiras sin kaj ne kongruas kun la nuna kutimo de la redaktoroj de la menciitaj revuoj, -kaj multaj aliaj-, kiam ili skribas la daton.
Ĉu oni ŝanĝis aŭ oni povas ŝanĝi la gramatikajn rekomendojn tiurilate?
Santiago Torné Grau
+++++++++++++++++++++++++
NE FORGESU RENOVIGI[?] VIAN JARABONON. 2[?] EŬROJN. VIDU PAĜON 12-AN. DANKON!
[REKLAMO p.5] OSIEK-PREMIO 2004. En 2003 la Osiek-anoj proponis 27 verkojn premiindajn: ĉiuj estis prezentitaj en la julia numero de La Gazeto. La 23an de julio, dum la IEK en Pécs, Hungario, sekreta voĉdonado atribuis la premion al Ed BORSBOOM pro “Vivo de Andreo Cseh”. Gratulon! La premio, 500 €, rekompencas vivantan aŭtoron pro publikigita verko ne fikcia aŭ pro grava tradukolaboro. Informoj: La Gazeto, 55210 Creuë, Francio. http://osiek.org
[BILDO p.5 | 67,65,97,85] Skizdesegnaĵo de Andreo Cseh kun okulvitroj, levanta la montrofingron, kun subskribo sube.
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
URBO SABADELL HONORAS GEESPERANTISTOJN
Kvankam ni konscias, ke la tuj sekva listo, konsistanta el nomoj de distingindaj geesperantistoj, per kiuj estas oficiale konataj kelkaj stratoj, bulvardoj kaj placoj, de la kataluna urbo Sabadell, aperas ne kompleta kaj tial nepre aktualigota, la redakcio de “KAE – Informilo” frue diskonigas ĝin al siaj gelegantoj, kiel kuriozan novaĵon ĝis nun nenie publikigitan. Jen tiuj familiaj nomoj laŭ alfabeta ordo, kiujn la subskribinta kompilinto prezentas kun ilia iom konciza biografio.
Joan Amades Gelat (Barcelona, 1890 – 1959) Fama publicisto kaj folkloristo kataluna, eklerninta Esperanton en 1907. Kunfondinto de “Kataluna Esperantista Federacio”, la jaron 1910. Redaktisto de ĝia organo “Kataluna Esperantisto”, la jarojn 1919 – 1922. Li redaktis kaj mem eldonis diversajn Esperanto-bultenojn kaj glumarkojn, kies duplikatojn li interŝanĝis por nutri sian abundan Esperanto-kolekton. Tre konata pro lia verkado pri folkloro kaj popoldancoj katalunaj, rilate al kiuj li eldonis libron.
Antoni Cusidó Cañellas (Sabadell, 1861 – 1929) Asociita esperantisto jam en la jaro 1907. Funkciinta kiel magistratano, en la municipo de lia naskiĝurbo Sabadell, la jarojn 1920 – 1926. El karaktero energia, ruza kaj laborema, li tre aktivis por la urbo, aparte, por la starigo de centra nutraĵo-vendejo loka, nunatempe moderne reformita.
—->>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-
<<<—–
Maria Gispert Coll (Sant Vicenç de Castellet 1904 – Caracas 1976) Fidela esperantistino en la antaŭmilita Esperanto-Movado de Sabadell. Tre aktiva sindikatistino en tiu urbo. Kiel verkistino, ŝi organizis en Venezuelo, kie ŝi poste rezidis ekzilita, katalunlingvajn konkursojn literaturajn. Ŝian nomon oni destinis al moderna bulvardo de la urbo Sabadell.
Lluís Mas Gomis (Barcelono 1890 – Sabadell 1971) Teksa teknikisto, historiisto kaj miniaturisto. Frua pioniro esperantista, en Sabadell. Iama direktoro de ĝia “Muzeo pri Historio”. Publicisto pri diversaj temoj, precipe historiaj. Lia nomo ornamas belan placon de la urbo Sabadell.
Lluís Mimó Espinalt (Sabadell, 1913 – 1986) Administristo ĉe mutualo en sia naskiĝurbo. Estante 18 jara, li eklernis Esperanton, kiun lingvon li daŭre disvastigis poste, kiel kursgvidanto. Aŭtoro de Esperanto-libroj, kaj tradukinto de diversaj verkoj en la lingvon de Zamenhof, ĉiuj laŭ-Fundamente redaktitaj sub lia devizo: “Analiza skolo”. Krome li kompiladis dudirektan vortaregon “Esperanto – Hispana” kaj “Hispana – Esperanto” nunatempe deponitan en la “Hispana Esperanto-Muzeo” de la urbo Sant Pau d’Ordal (Barcelono). Liaomaĝe, ekde la jaro 1995, la urbo Sabadell plu memorigas lin per centrastrata tabulo, kies katalunlingvan tekston ni jene tradukas: Luiso Mimó Espinalt. Verkisto kaj profesoro de Esperanto. Sabadell, 1913 – 1986.
—–>>>
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ “La Caixa” konto: 21000461960200045498 PRI LA SUBSCRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
*********************************************
ĜENERALA ASEMBLEO DE KAE – 2005
La estraro de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA, kunvokas vin al ties Ĝenerala Ordinara Kunveno, okazonta jaŭdo vespere, la 27an de Januaro nunjara en “Centre Cívic de la Concordia”, str. Lusitania n-ro 3, Sabadell. La kunveno okazos je la 17a en unua kunvoko, kaj duonhoro poste, t.e. je la 17:30 se necese, sub la jena tagordo:
- Legado kaj aprobo de la antaŭa protokolo.
- Informado pri KAE-aktiveco dum 2004.
- Informo pri financa situacio.
- Parta laŭstatuta anstataŭigo de la Estraro.
- Projektoj por 2005.
- Sugestoj kaj demandoj.
Ni petas kaj atendas de vi, akuratan ĉeeston.
Josep Mª Galofré – Prezidanto
*********************************************
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
<<<—-
Dolors Miralles Valls (Sabadell, 1889 – 1981)
Kiel filino de la esperantista pioniro loka, s-ano A. Miralles Gual, ŝi tre frue eklernis Esperanton. En la urbo Sabadell fariĝis tre populara la t.n. “Akademio Miralles”, kiun ŝi fondis kaj gvidis ĝis 1961. Jam la jaron 1919, ĉe centrastrata balkono de ŝia hejmo pendis anonco tiel presita: “Oni dudirekte tradukas tekstojn el lingvoj: kataluna, kastilia, franca, angla kaj Esperanto, kaj ilin tajpe transkopias”. La jaron 1924, s-anino Miralles aranĝis kurson de stenografio aplikata al Esperanto, kiun ŝi senpage dediĉis al gemembroj de la tiama societo “Aplec” Esperanta Grupo, de Sabadell.
Ĉar tre kompetenta stenografiistino, s-anino Dolors Miralles Valls ricevis, en 1927, medalon el oro kaj honoran diplomon de la internacia kongreso pri stenografio, kiu tiujare okazis en Valencio.
Kiel rekonon al ŝia kulture fekunda agado, la magistratejo de Sabadell dediĉis belan spacon tiurban, sub jena teksto: Placo Dolors Miralles Valls, pedagogino, promocinta la rajtojn laborajn de la virino.
Andreu Nin Pérez (Vendrell 1892 – Perales de Tajuña ? 1937)
Politikisto, publicisto kaj tradukisto, dum kelkaj jaroj rezidanta en Rusio. Historia prezidanto, abrupte mortinta en 1937, de la politika partio POUM. Elokventa oratoro posedanta, krom Esperanto, la lingvojn katalunan, kastilian kaj rusan. Kursgvidanto de Esperanto en Vendrell, por kiu urbo li funkciis, en 1911, kiel delegito de “Kataluna Esperantista Federacio”, kies duan kongreson, okazintan en Tarragona, li ĉeestis.
(daŭrigota venontanumere)
Kompilis kaj redaktis V.H.Ll.; kunhelpis R.M.T.
KAE-Informilo -9-
DIVERSAJ NOVAĴOJ
Pliampleksiĝis la Esperanto-familion.
La pasintan 1-an de Oktobro, naskiĝis Oriol, pranepo de la bedaŭrata Luiso Mimó Espinalt, konata Sabadell-a verkisto kaj instruisto de Esperanto.
Nian plej sinceran gratulon al la ĵusnaskito, ge-patroj, -avoj kaj speciale al lia praavino s-ino Teresa Lladós, vidvino Mimó.
*****
Nova ZEO.
Okaze de nia lasta “12-a Internacia Esperanto-Semajno (Salou, 2-9/X/2004), D-ro med. Wolfgang Gunther, -unu el ties prelegantoj-, malkovris al ni novan straton ESPERANTO-n, antaŭe inaŭgurita en urbo ROJALES, apud Alakanto.
Estis la propra D-ro Gunther, kiu sugestis tiun stratnomon al la urbestraro de Rojales.
Kurioze estas, ke tiu strato ESPERANTO oni trovas ĉirkaŭata de stratoj Azio, Afriko, Oceanio kaj Antarktido, -nuntempe ankaŭ kontinento-, kaj oni povas vidi en la sama urbo, ne malproksime de “nia” strato, placo de Eŭropo kaj placo de Ameriko.
S-ano Raymond Boré, aktuala kunordiganto de la laboro antaŭe farita de la jam forpasinta Hugo Rollinger, registris tiun ĉi novan ZEO-n laŭ la numero 1419.
*****
Nia monata babilado.
La lasta okaziĝis la 14an de novembro 2004, en Barcelono. Estis Maria Almagro, kiu aranĝis tiun babiladon kaj akceptis la 28n partoprenantojn en sia hejma metiejo. La temo, sugestita de iuj
—->>>
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
<<<—–
“babilanoj”, precipe virinoj, estis “La Amo – en la bona senco de la vorto”. Kvankam tiu “suspektema” titolo povus enhavi du sensojn, t.e. bonan kaj malbonan amon, la ok alineoj sugestitaj de la moderiganto estis, unu post la alia, bone diskutitaj.
Post la babilado, s-ino Almagro regalis kun bufedo al la ĉeestantaro, kiuj, sekve, frate tagmanĝis en apuda restoracio.
*****
Eo-Grupoj demarŝo.
Okaze de la nuna malnetaĵa redaktado de nova Aŭtonoma Katalunio-Statuto, je la pasinta 27a de Oktobro, Kultura Asocio Esperantista (KAE), Kataluna Esperanta Fervojista Asocio (KEFA) kaj Barcelona Esperanto-Centro (BEC), prezentis dokumentaron antaŭ la registaro de la Aŭtonoma Komunumo (Generalitat de Catalunya) petante, ke en la koncerna alineo pri instruado en la publikaj lernejoj, estu enmetita kiel lernobjekton nia internacia lingvo.
*****
Biblioteko de la Kastelo de Perelada.
La pasintan 30an de Oktobro, KEFA (Asocio de Esperantaj Fervojistoj), nome de la Eo-grupoj de Katalunio, liveris en la bibliotekon de Kastelo de Perelada (unu el la plej grandaj privataj eŭropaj bibliotekoj, 80000 volumoj) ekzempleron de nia “Don Kiĥoto”, en Esperanto, kompreneble.
Tiu biblioteko enhavis 33 ekzemplerojn de la verko “Don Quijote” tradukitaj el malsamaj lingvoj. La venontan jaron, la biblioteko omaĝos Miguel de Cervantes kaj organizos ekspozicion kun ĉiuj 34 versioj, inter ili la Esperanto-eldono.
*****
—->>>
KAE-Informilo -11-
<<<—–
Festo Zamenhof, la 12an de Decembro 2004.
En sidejo de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, nome de tiu Asocio kaj kelkaj aliaj katalunaj Eo-grupoj Salvador Aragaj malfermis la feston, je la 11a horo. Post bonvenaj salutvortoj, s-ano Aragaj prezentis al la D-ro pri Biologio kaj profesoro de Universitato de Barcelono Pere Navarro-Rosinés, kiu prelegis pri “De la akvo al la Tero – skizo pri la evoluo de la vegetaĵoj”, pere de lumbildoj.
D-ro Navarro-Rosinés faris sciencan iradon de la komenco de nia planedo, detala klarigado pri ĉeloj, evoluo de terplantoj, unuaj rampuloj kaj aliaj aspektoj de nia vivo aŭ de nia mondo, sed eble pere de tre klera terminaro. Grava prelego.
Sekve prenis la podion s-ano Martí Guerrero i Cots, kiu laŭdis kaj omaĝis al D-ro Zamenhof kaj ankaŭ dediĉis siajn vortojn al ĉiuj viroj kaj virinoj, kiuj ne multe konas kaj nek parolas Esperanto-n, sed ili afable kaj kutime helpas nian movadon kaj ĉeestas en niaj festoj aŭ renkontiĝoj, do, ankaŭ veraj esperantistoj.
Rikard’ S. Güell vere surprizis nin kaj atingis, ke ni ĉiuj kantu -sufiĉe gaje kaj laŭte-, Esperanto-poemon.
Profitante paŭzon en nia festo, s-ano Aragaj esprimis sian dankemon al s-ino Maria Almagro por la Esperanto-flago kun la nomo de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, de ŝi elfarita.
Daŭrigis la feston kun la debato pri “Eŭropa Unio-Konstitucio-Laboristaro”, proponita kaj moderigita de s-ano Luis Serrano Pérez. Oni eble povas resumi tiun debaton kun kelkajn opiniojn certe malfavorajn al tiu Eŭropa Unio kaj la balotota konstitucio.
Ne mankis abundan bufedon kaj ĝoje fratan kunmanĝadon.
STG
Dua epoko, n-ro 50, aprilo-junio 2005

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 50, aprilo-junio 2005.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,1,99,31] Kapemblemo de la bulteno: verda kadro kun la grandaj literoj «K», «A» kaj «E» inter steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo», maldekstre vertikale la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
N-ro 50/Dua epoko/Dek naŭa aperjaro/APR-JUN 2005
ĜENERALA KUNVENO DE KAE 2005
Okazis la ĵaŭdon 27an de la pasinta januaro en Civitana Centro de “la Concordia”.
En la aktivecoj de KAE, dum 2004, nia prezidanto informis pri: donacoj de 12 libroj al la Centra Biblioteko de la Komunumo de Sabadell; Eo-babiladoj en diversaj katalunaj urboj; demarŝoj faritaj antaŭ la Aŭtonoma Registaro (Generalitat de Catalunya), okaze de la nova kataluna statuso por eventuala inkludo de Esperanto en la katalunaj lernejoj; partoprenado, kun aliaj Eo-grupoj, en malfermita podio dum la pasinta Forumo de la Kulturoj (Barcelono); 5-a kurso de Esperanto en Aŭtonoma Universitato de Barcelono, al kiu ĉeestis 15 gelernantoj kaj labori en la organizado de venonta kurso; daŭrigis la demarŝojn por la eldonado de vortaro Kataluna/Eo, sed, por momente nesolveblaj informadikaj problemoj, la asembleo akordis ne fari pluajn demarŝojn pri ĝia eldonado; daŭrigi la kursojn de Eo pere de korespondado. Oni reelektis la estraro, kiu estis:
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Vicprezidanto: Santiago Torné Grau Sekretario: Giordano Moya Escayola Vicsekretario: Pere Miquel Puyol Kasisto: Juan Blasco Bracons Voĉdonantoj: Martí Guerrero i Cots Salvador Aragaj Galvany Josefina Girona Ribé
Lokaj delegitoj: En Sabadell, Ramon Manau Torres, profesoro de Eo; Luis Serrano Pérez kaj Santiago Torné Grau, profesoroj de Eo per korespondado. En Terrassa, Giordano Moya Escayola; Ernest Roca Genescà, profesoro de Eo. En l’Hospitalet, Martí Guerrero i Cots, profesoro de Eo en Aŭtonoma Universitato de Barcelono.
La Estraro de KAE
************************************************
ĈU VI ANKORAŬ NE PLENUMIS VIAN REABONON? DO, NE FORGESU FARI TION. TUTE SIMPLE, ENIRU EN LA PLEJ PROKSIMAN OFICEJON DE “CAIXA D’ESTALVIS I PENSIONS DE BARCELONA”, ANKAŬ KONATA KIEL “LA CAIXA”, KAJ ENMETU 8 EŬROJN EN NIA KONTO NUMERO 21000461960200045498. ĈIAM TRE DANKEMAJ!
************************************************
Memoru ankaŭ, ke pere de interreto vi povas esperante legi tradukojn de la grava franca revuo “Le Monde Diplomatique”. Vilhelmo Lutermano zorgas pri la Esperanto-traduko. Adreso: http://eo.mondediplo.com/.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-
MONATAJ ESPERANTO-BABILADOJ
Okazis la 16an de Januaro, ĉe Hispana Esperantista Fervojista Asocio, Renfe/Clot, Barcelono, kaj la temo: Ĉu la gejoj rajtas adopti infanojn?
Por diskuti tiun temon estis 32 geĉeestantoj kaj neniu el ili povis opinii baze de antaŭvivitaj spertoj; oni sugestis, ke por bone disvolviĝi la temo proponita, mankis la ĉeesto de iu geja aŭ lesbanina familio.
Oni aŭdis multajn kaj malsimilajn opiniojn, sed neniun malafablan vorton pri tiu nunatempe novaj “familioj”. *****
Oni kunvenis la 13an de Februaro ĉe Grupo Aŭroro de “La Formiga Martinenca”, Barcelono.
La justico estis la temo proponita, al kiu partoprenis 30 gesamideanojn. Kaj de la konkludo, oni devas elstari, ke la nuna justico -kiel organo por mastri kaj apliki la leĝojn, do, la justecon, ankoraŭ ne meritas tre favoran opinion inter nia ĉeestantaro. *****
Afable, samideanoj el Castelldefels, atendis nin en Centro “Frederic Mompou”, kie ni babilis pri “La naturaj fenomenoj”, la 13an de la pasinta Marto. Ĉeestis 25 gepartoprenantoj, por paroli pri tiu bedaŭrinde aktualaj temoj.
Scio ŝanĝas kaj, nunatempe, planedo Tero ne estas inerta materio kiel antaŭe oni kredis. Biologoj kaj Geologoj atente studas formado de rokoj, sedimentadoj, kristaligo de materialoj aŭ aliaj. Pro tio, ni, la homaro, malmulte povas fari pri tertremoj, inundoj, deglaciaĵoj aŭ cunamoj, kiuj, temp’ al tempe, afliktas nin.
En ĉiuj babiladoj, la lokaj grupoj abunde regalis nin. Dankon al ĉiuj! Frataj kunmanĝadoj finiĝis niaj kunvenetoj, kaj moderigis, kiel kutime, Luis Serrano Pérez.
STG
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
PERE DE ESPERANTO…
Kutime nia geesperantistaro, kiel multaj aliaj homoj, dediĉas la varmajn monatojn de Julio aŭ Aŭgusto por vojaĝi kaj, samtempe, ĉeesti al diversaj Eo-aranĝoj, precipe kongresoj. Kaj por multaj novbakitaj esperantistoj, estas la unua fojo kiam ili vere praktikas la Zamenhof-an lingvon. Aliamaniere dirite, ili malkovras la mondon pere kaj rekte en Esperanto. Balbutoj kaj lingvaj malfacilaĵoj estas rapide forgesitaj kaj tiuj negravaj momentoj estas nur anekdotoj rakonteblaj al la geamikoj en la reveno.
Kvankam ni ĉiam rekomendas la ĉiujaran kongresojn, preferinde la universalajn, -tiu ĉi jaro en Vilno/Litovio, 23an ĝis 30an de Julio-, por plene ĝui la grandecan etoson de Esperanto, alia ĝuebla vojmaniero, -precipe sed ne devige por gejunuloj-, estas la tiel nomata Pasporta Servo.
Sed eble iu ajn povas demandi sin kio estas Pasporta Servo, de TEJO, kie funkcias, en kiuj kondiĉoj, kaj aliaj.
De nia diligenta samideano kaj kompilanto de tiu servo, Derk Ederveen, ni ĵus ricevis emajlon memorante, ke tiu internacia gastiga reto pretas, tiumomente, 1200 adresoj en 79 landoj tutmonde, kie esperantistoj povas senpage tranokti.
Kompreneble vi bezonas pli da informoj. Pro tio, kontaktu interrete kun s-ano Ederveen: http://www.tejo.org/ps kaj pensu, ke Pasporta Servo strebas atingi 1300 gastigantojn en tiu jaro 2005. Ne hezitu, antaŭen!
S. Torné Grau
**************************************************
Deziras korespondado: S-ro Tomas ZARSKI W. Zakopianska 48 54-31 WROCKAW – Pollando
— bildo 3 —
KAE-Informilo -5-
ĈU VI JAM AŬSKULTAS ĈINA RADIO INTERNACIA?
Ĉina Radio Internacia (ĈRI, antaŭe Radio Pekino) komencis la Esperantan disaŭdigon la 19an de Decembro 1964. Ĉiutage kun tre interesa kaj varia programo, la Esperanto-disaŭdigo estas po unu horo, aŭskultebla en Eŭropo, Latin-Ameriko, Nordorienta Azio.
Sed je la unua de Majo de 2002, la esperanta programo de Ĉina Radio Internacia oficiale surretiĝis. Pro tio, nun diverlokaj esperantistoj en la mondo jam povas rete “aŭskulti” kaj legi tiujn programojn per la retpaĝo.
Do, apud via komputilo, notu: www.cri.cn es.chinabroadcast.cn Kaj por peti informojn: espradio@cri.com.cn
STG
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
FERVOJISTA SKISEMAJNO
Organizita de Fervojista Esperanto-Asocio, el Barcelono, okazis de la 23a ĝis la 28a de la pasinta januaro, en La Molina, Katalunaj Pireneoj, la 46a Internacia Fervojista Esperanta Skisemajno, al kiu aliĝis 42 skiistoj -efektive partoprenis 32-, el Francio, Danio, Germanio, Belgio, Rumanio, Hungario kaj Katalunio; inter ili, la plej aĝaj ol 65 jaroj povis senpage supreniri al la pintoj de la montoj per televagono aŭ teleseĝoj. Post la disdonado de dokumentoj kaj interkona vespero, la semajno daŭrigis kun tuttagaj skiadoj por la plej spertaj kaj, por aliaj kuraĝuloj, piediroj al la montoj, malgraŭ la nekutime siberia vetero kiu alvenis tien dum la semajno.
Informis: Martí Guerrero i Cots
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
URBO SABADELL HONORAS GEESPERANTISTOJN
(el la antaŭa numero)
Laŭŝajne li poste translokis sin en Barcelonon, kio estas deduktebla, i.a., el informo, aperinta en la gazeto “Kataluna Esperantisto”, laŭ kiu “… s-roj D. Dalmau kaj A. Nin, el Barcelono, sendis du belajn E-verkojn al festo, okazinta en Vendrell, la 25-an de aŭgusto 1912. (Klarigo pri la demandosigno post Tajuña?) Estas evidente, ke dum la intercivitana milito hispana, s-ano Andreu Nin Pérez estis perforte sekvestrata en Barcelono, -ĉe Palau de la Virreina-, kion konfirmas filmita atestilo, krom fidinda aserto persona, -de SAT-anino Carbó, el Palafrugell-, kaj tuj poste translokita ĝis la Madrida urbeto Perales de Tajuña, kie s-ano Andreu Nin Pérez plu malaperis, supozeble mortigita, kvankam lian kadavron oni ĝis nun ne estis trovinta.)
Gabriel Pujol Regualta (Palafrugell 1909 – Sabadell 1992) Profesia instruisto. Kursgvidinto de Esperanto en la urbo Sabadell, kies magistratejo memorigas lin en bela placo. Progresema liberpensulo kaj humanisto. Iama membro de la esperantista organizacio SAT ( = Sennacieca Asocio Tutmonda).
Carles Riba Bracons (Barcelona 1893 – 1959) Eminenta poeto-verkisto kataluna. Ĉiujare oni kunvokas, en Katalunujo, poezian premion sub lia nomo. En la “Floraj Ludoj”, organizitaj kadre de la “5a Universala Kongreso de Esperanto”, okazinta la jaron 1909, en Barcelono, iu tiam tre juna esperantisto, la poste tre fama verkisto kaj poeto kataluna, s-ano Carles Riba Bracons, gajnis gravan premion per sia originala poezio, en Esperanto, sub la titolo “Ni fosu nian sulkon”. —–>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-
<<<—–
Jaume Viladoms Valls (Sabadell, 1913 – 1976) Metalspertulo kaj populara instruisto diversfaka en la urbo Sabadell. Esperanton li eklernis tre frue, jam en sia 10-jara aĝo. Baldaŭ li tre aktivis kiel kursgvidanto de Esperanto, kaj kiel UEA-delegito kaj SAT-ano. Estas emfazinde rimarkigi la multfacetan agadon por la disvastigo de la Zamenhofa lingvo, kiun s-ano Viladoms daŭre kaj entuziasme realigis, precipe dum la periodo post la intercivitana milito nialanda. Danke al liaj strebado kaj varbokapablo, li, pionire la unua, komencis kurson de Esperanto en la tiama societo “Tero kaj Maro”, kaj krome li mem fondis tie ĝian “Sekcion de Esperanto”, alportante al ties inicaj E-kursoj konsiderindan nombron da junaj lernantoj, ĉiuj originaj el lia tiutempe jam renoma lernejo “Delta”, kiun s-ano Viladoms mem fondis kaj gvidadis kiel efika instruisto. Oratoro kun facila kaj klara parolo, li ĉiam estis preta diskonigi Esperanton. Liamemore, la urbo Sabadell destinis centran placon sub lia nomo: Jaume Viladoms Valls. (Sabadell 1913 – 1976), apud skulptita profilo lia.
D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859 – 1917) Aŭtoro de la lingvo internacia Esperanto. Jam frue, la jaron 1912, oni inaŭguris, en la urbo Sabadell, la en la tuta mondo unuan arterion, nacilingve nomatan “Ronda Zamenhof”. (Ĉar la vorto Ronda ne signifas simplan straton, sed ja grandan trafikvojon, ni tradukas ĝin “Bulvardo Zamenhof”. Same ni agis por Bulvardo Maria Gispert Coll). La 17-an de decembro 1989 estis oficiale inaŭgurata, meze de tiu dense loĝata “Bulvardo Zamenhof”, moderna monumento lianoma, konsistanta el kvar metalaj kolonoj, simbolantaj la kvar ——>>>
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ “La Caixa” konto: 21000461960200045498 PRI LA SUBSCRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
*************************************************
BULONJO-ĈE-MARO
Tiu ĉi 2005 estas jubilea jaro. Tute simple, aŭ plej grave, estas la centjariĝo de la unua Kongreso de Esperantistoj, t.e., nia unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro, en monato de Aŭgusto, cent jarojn antaŭe. Aliĝis 688 gekongresanoj. Okaze de tiu jubileo, Jean-Paul Villermé, verkis kaj sendis al ni tiun ĉi poemon.
Tiun tagon Pasis cent jaroj Tiun tagon En Bulonjo-ĉe-Maro. Kiel la infano De la virino Kiu naskis ĝin Espero naskiĝis.
La vento blovanta Super Eŭropo granda Portis la semojn novajn! — Zamenhof Fama nekonatulo Proponis strangan ideon La universalan lingvon.
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
<<<—–
kardinalajn punktojn. En ĝi, meze de la plej alta, dekunu-metra kolono, troviĝas tre videbla Esperanto-stelo, kies diametro estas unu-metra. Ĉe la malsupra parto de la monumento estas fiksita reliefa profilo de D-ro Zamenhof, kun jena teksto en kataluna kaj Esperanta lingvoj: “La urbo Sabadell al la iniciatinto de la lingvo Internacia Esperanto. Sabadell, decembron de 1989”.
Tial ke la biografio de la Majstro supozeble estas sufiĉe bone konata de ĉiuj niaj gelegantoj, sekve, jam kiel finon de tiu ĉi raporto, ni nur rememorigos ĝentilan detalon, kiun la esperantistaro de la urbo Sabadell, persone dediĉis al li en Barcelono, la jaron 1909, nome: D-ro Zamenhof donace ricevis silkan speciale teksitan portreton lian kun jena Esperanto-teksto: “Eldonita de la Esperantistaj societoj de Sabadell, okaze de la “5ª Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono”. La portreton teksis la oficiala institucio “Industria Lernejo”, de Sabadell.
Kompilis kaj redaktis V.H.Ll.; kunhelpis R.M.T.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Ĝustiga noto. Kiuj tralegis la unuan parton de ————- kunlaboraĵo “Urbo Sabadell honoras geesperantistojn”, aperintan en la antaŭa “KAE-Informilo” nº 49, volu atenti ĝiajn du mankojn, pri kiuj kulpas ilia redakta kompilinto V.H.Ll., nome: Komence de biografio de s-ano Antoni Cusidó Cañellas, mankas lia profesio, kiu estis: Teksa-ŝpina industriisto. Plie, en la biografio de Dolors Miralles Valls, vidu trian linion antaŭ ĝia finiĝo, mankas vokalo u en tiurba. Do, tiuurba = de tiu urbo.
KAE-Informilo -9-
DIVERSAJ NOVAĴOJ
Liro-2004
Je la Zamenhofa Semajnofino en Kaliningrado, estis anoncita la rezulto de la belarta konkurso Liro-2004, organizita de gazeto LA ONDO DE ESPERANTO. En tiu konkurso parto-prenis 21 aŭtorojn el 14 landoj, kun 43 konkursaĵoj. Kataluna samideano Rikard’ S. Güell, pro lia verko “Meditado”, ricevis laŭdan mencion. Koran gratulon!
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Forpaso
Pasintan januaron, en sia nuna loĝejo Zagrebo, Kroatio, subite forpasis samideanino Elfriede Sudek, edzino de nia kara Milan Sudek. Geparo Sudek, kiuj antaŭe rezidis apud Barcelono, estis tre konataj en niaj Eo-rondoj ĉar ĉiam aktive partoprenis en niaj agadoj. Ke ŝi pace ripozu kaj ricevu, kara amiko Milan, nian kondolecon.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Demarŝo de Esperanto-grupoj
Aŭtonoma Komunumo (Generalitat de Catalunya) respondis al Eo-grupoj BEC, KEFA kaj KAE, dankante la kunlaboradon de ili farita, okaze de la nova Aŭtonoma Katalunio-Statuso rilate al la instruado de Esperanto, pri kiu afero ni jam informis vin en la antaŭa Informilo. En tiu respondo oni informas, ke nuntempe estas la parlamenta komisiono, kiu devas studi kaj decidi pri tiuj proponoj.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Prelego
La 23an de Februaro, nia delegito en Hospitalet, Martí Guerrero i Cots, preelegis en Casal Torre Valldobina, en Santa Coloma de Gramanet, pri “LA LINGVISTIKA PROBLEMO EN EŬROPO-UNIO”
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
LA DUNGITAJ VERKISTOJ
Estas sciate, ke la legado de libroj, starigas la legantaron en elita loko, eble ne socia sed, certe, spirita loko.
Subtenas tian aserton la fakton ke, se okaze de brulego, oni demandas al iu hipoteza leganto, kiuj estus la libroj savontaj de li/ŝi, anglo probable respondos Ŝespiran verkojn, hispandevenaj la verkojn de Cervantes (precipe en la nuna jaro, 4a centjariĝo de “Don Kiĥoto”) kaj ni, esperantistoj, la verkojn de Zamenhof, espereble.
Kvankam rilate al la emoj, preferoj aŭ simpla plezuro, la afero komplikiĝas, ĉar ĵuse, literatura kritikisto skribis, ke verkojn de J. K. Rowling, fama por siaj “Harry Potter”, estas vera skorio. Sed, memoru, ke tiu angla verkistino antaŭe vivtenis sin dank’ al la brita senlaboreca monhelpo kaj nunatempe ŝi estas unu el la plej riĉaj britaj virinoj. Do, tio asertas la enviindan sanon de la literatura laboro.
Post tiu ĉi longa enkonduko, ni reiras al la afero sugestita en la antaŭa titolo, afero kiu memoras nin pri skandaloj kiu tuŝas verkist/in/oj, kiuj subskribas verkojn skribitaj de dungitaj verkistoj, populare konataj inter ni kiel “nigroj”.
Sed, ĉu oni trovas “nigroj”-n (t.e. dungitaj verkistoj) laborante ene de la lingvo Esperanto? Sed, unue kaj precize, kio estas nigro? Nigro, nialande, kutime kaj sendube estas vir/in/o, kiu akceptas laborojn kutime nefaritan aŭ evititan de blanka vir/in/o. Evidente, ne estas al tiuj nigr/in/o al kiuj oni petas verkadon de libroj,
—–>>>
KAE-Informilo -11-
<<<—–
-ne nur romanoj-, kaj kies verkoj poste suskribos la “oficiala”-n verkiston.
Oni povas rememori ekzemplojn de nia literatura mondo. Antaŭtempe en Hispanio, oni sciis pri polemiko inter Carmen Formoso, verkistino de romano, subskribita de la bedaŭrinde jam forpasita Nobel-premiito, Camilo José Cela, eldonita hispanlingve kun la nomo “La Cruz de San Andrés”; sed, verdire, tiu estis afero de plagiato ĉar Formoso ludis la paperon de “nigrino”, sed sen ricevi monon. En tiuj literaturaj medioj, oni ankoraŭ memoras la aliatempe faman ĵurnaliston González Ruano, kiu mencias al la verkisto kaj hispana eks-ministro Eduardo Aunós, dirante: “Kia elstara homo estus Aunós ĉu li nur legus ĉion kion li eldonas de lia plumo verkita”. Do, ne nur Ŝespiro kopiis ĉar ankaŭ oni diktis al li morojn kaj lokojn, kiujn li ne konis en sia vivkondiĉo.
La nuntempa eldona industrio, ĉiam ploranta pri siaj malmultaj gajnoj, movas sufiĉan monon kaj petas de siaj respondeculoj bonegajn komercan organizadon en ĉiuj aspektoj. Nuntempe mastras tiun “mondo”-n la merkato super la kreitaĵo. Konstatu, ekzemple, la nomon de la verkistoj presitaj en grandaj literoj, ĉar oni opinias, ke tio faciligas la vendadon. Ĉu la enhavo de la verko ne gravas?
Ĉar kutime kaj de ĉiam la mono posedas neniun signifon inter la Esperanto-verkistoj, ni povas finiĝi demandante al ni mem, ĉu povas ekzisti tiuj konataj kiel “nigroj” en nia Esperanto-komunumo? Senerare kaj tute prave, oni trankvile povas nei tiun eblecon.
S. Torné Grau
Dua epoko, n-ro 51, julio-septembro 2005

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 51, julio-septembro 2005.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 4,2,99,36] Kapemblemo de la bulteno: verda kadro kun la grandaj literoj «K», «A» kaj «E» inter kvinpintaj steloj, la surskribo «Kultura Asocio Esperantista» supre kaj «Katalunujo» malsupre dekstre.
Kultura Asocio Esperantista — Katalunujo
N-ro 51/Dua epoko/Dek naŭa aperjaro/JUL-SEP 2005
[BILDO p.1 | 2,42,97,85] Grupfoto de ĉirkaŭ tridek sidantaj kaj starantaj geesperantistoj en salono, antaŭ fenestroj kun kurtenoj.
PREMIA DE MAR (BARCELONO), la 29an Majo 2005. GEPARTOPRENANTARO EN TIU DIMANĈA BABILADO.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
MONATAJ ESPERANTO-BABILADOJ
Nia agema amiko Salvador Aragaj, la 10an de la pasinta Aprilo, ricevis nin en “C. Casinet d’Hostafrancs”, el Barcelono, kie okazigis nian monatan babiladon. La kutima moderiganto de tiuj kunvenetoj, Luis Serrano Pérez, alvokis nin por preni parton en la temo: “La drogoj kaj iliaj konsekvencoj”. La unua demando, eble la plej diskutata, t.e. “Ĉu oni povas nomi al drogodependenco, malsanon? Oni konkludis, ke certe ne, almenaŭ kiam la estonta drogadepto komencas la englutadon de drogoj; poste jes, kaj eble tiu malsano certe estos nesolvebla, ĉar drogoj trovas sian propran lokon en la cerbo de homoj kaj la paso de la tempo devigas plialtigi la dozon de drogo por atingi la saman efikon. La aliaj demandoj kaj posta diskuto evidentigis la gravan problemon, kiu senĉese batas la nunan mondon.
* * * * *
Premià de Mar, la 29an de la pasinta majo, en sidejo CONEX (kataluna akronimo aŭ siglo de KONO kaj SPERTO), organizita de s-anoj Eugenio de Jorge kaj Guillem Nicolàs, aro da esperantistoj -vidu fotografaĵon en la unua paĝo de tiu ĉi bulteneto-, babilis pri “La televizio kiel socia fenomeno”. De la aserto, ke “ĝia influo estas nediskutebla” ĝis la demando “Ĉu vi imagas socion sen televizio?” Ĉar la koncerna kunvokilo ricevita ampleksigis la temaron al multaj aliaj vidpunktoj pri tiu medio, kelkaj ĉeestantoj vigle partoprenis en ĝia diskutado. Ekzemple, kiam oni aŭdis vortojn kiel “…akiri plian kulturon pere de televizio aŭ male; aŭ kiam alia menciis “la kerno de kelkaj programoj dissenditaj”, la voĉoj plialtigas.
—–>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -3-
<<<—–
Anekdote sed ĝoje, ni devas elstari, ke unu el la kunveninto, apartenanta al la Esperanto-fako de CONEX kaj komencanto en la lernado de nia internacia lingvo, kuraĝe kaj sufiĉe bone prenis parton en la diskutado. Pro tio, al aliaj nekuraĝaj gesamideanoj, ni diras: imitu lin! Ni finiĝas ripetante du opiniojn de lokaj partoprenantoj, tiu de simpatia samideanino, kiu konkludis sian intervenon dirante, ke ŝi povis vivi sen televizio sed ne sen libroj, muziko aŭ aliaj artaĵoj, kaj alia de Guillem, -unu el la moderigantoj-, kiu asertis, eble iomete gaje, ke li povis vivi sen televizio, sed…ne sen interreto.
* * * * *
Ĉar la monatoj de julio ĝis oktobro aliaj Eo-eventoj, kiel HEF kaj UEA kongresoj, Someraj Dialogoj en Restadejo Esperanto, de Monistrol kaj la 13a Internacia E-Semajno, estas eventoj kiuj petas tutan nian atenton, la lasta monata babilado de tiu sezono estis en Centro Deltell, vegetara oazo en Valldoreix, dimanĉo la 19an de la pasinta junio, sub la gvidado de s-ano Jaume Deltell. Kiel kutime, estis moderiganto Luis Serrano kaj la temo de la kunvokilo “La naturo, la homo, la malsato”. Ĉeestis 20 gesamideanoj, pli/malpli fervoraj sekvantoj de tiu pensmaniera nutrado. La demandaro trairis de: “Ĉu ni suriras bonan vojon?, ĝis la lasta: Ĉu laboratorioj eltrovos ian specan de pilolo kiel manĝaĵo por la ĉiutaga homa manĝo? Veran rekordon! ——Oni devas aldoni, ke je la fino de tiuj tri babiladoj, okazis frataj tagmanĝoj, -laŭ vegetaraj reguloj en tiu lasta de Valldoreix-; kaj…ĝis la venonta en Sant Cugat, eble en novembro.
S. Torné
— bildo 4 —
KAE-Informilo -4-
GEESPERANTISTARO, ATINGU LONGAN VIVON!
Kiom da lingvoj oni parolas en nia mondo? Kvankam ses mil lingvoj estas la kutima kvanto da lingvoj ĉiam dirita, sed nunaj elkovroj plialtigis la mondan stokon da lingvoj ĝis 6800; inter tiuj lingvoj, 2200 posedas skriban alfabeton; la aliaj estas nur parolataj; 4500 havas pli ol 1000 parolantojn kaj nur 300 lingvoj, kies parolantoj atingas pli ol unu milionon da homoj.
Proksimume unu jaro kaj duono antaŭe, nia Eŭropa Unio, rigardis orienten kaj, pli/malpli “unuiĝis” 25 ŝtatoj. La afero en si mem aspektas diversaj vidpunktoj, iuj pozitivaj aliaj ne tiom. Certe estas, ke okdek milionoj da homoj hodiaŭ estas aŭ ŝajnas pli “eŭropanoj” ol antaŭe dank’ al la parte teoria forviŝo de landlimoj kaj nuligo de dogantarifoj, libera translokiĝo de homoj, varoj, kapitaloj kaj servoj. La Eŭropo de la Atlantiko ĝis la Uraloj ne estas mito sed racia hipotezo.
Por ni nur amatoraj en politikaĵoj, ekaperis la surprizo: 20 oficialaj lingvoj; en la pinto, la germana kun 88 milionoj da parolantoj kaj la malta en la lasta loko kun nur 360000 homoj kiu parolas ĝin. Malgraŭ tio, kelkaj aliaj lingvoj, ankaŭ eŭropaj kaj kun milionoj da parolantoj, ankoraŭ restas for de la tiel nomataj 20 oficialaj lingvoj.
Kvankam 30 elcento de la junaj eŭropanoj kiu vojaĝas konas neniun eksterlandan lingvon kaj, kontraŭe, 6 elcento parolas kvar lingvojn aŭ pli, oni povas aŭskulti al nia hispana ministro pri Eksteraj Rilatoj, aŭ al aliaj ŝtataj ministroj dirante, ke la lingvo ne estas landlimo.
—–>>>
— bildo 5 —
KAE-Informilo -5-
<<<—–
En la urbo en kiu loĝas tiu redaktanto, -preskaŭ du cent mil loĝantoj-, oni povas trovi almenaŭ du ofertojn por eklerni la ĉinan; unu el tiuj lernejoj, eble pli modera, garantias nur la mandarenan lingvon sed la alia lernejo garantias ĉiujn ĉinajn lingvojn, inkluzive, eble, la t.n. “nu-shu”, ĉina lingvo nur por virinoj, kaj kies lasta parolantino ĵus forpasis je 98 jaraĝa. Permesu, ke mi laŭte ridu pri la optimismo de tiuj instruistoj de la ĉina lingvo. Post la aserto, ke regi alian lingvon estas nur preciza metoda maniero -tiu estis slogano de kelkaj antaŭtempe lokaj lernejoj de la angla, kiuj malaperis (la lernejoj, ne la angla, kompreneble) post sonora fiasko-, oni povas konkludi, ke en aferoj pri lingva instruado ĉion validas.
Jam estis Karlomagno (742-814, atentu pri la jaroj!), tiutempa reĝo de la frankoj, t.e. praavo de niaj geamikoj la nunaj francoj, kiu diris: posedi alian lingvon estas posedi alian animon. Kaj nuntempe, laŭ gazeto “Psychology and Aging (psikologio kaj maljuniĝo) paroli du lingvojn helpas atingi bonan maljunecon kaj antaŭvidi malforton, cedemon, malviglon de via kono-kapableco.
Do, tiutempe, malgraŭ malfavoraj voĉoj kontraŭ nia Esperanto, sed kiam inkluzive komputiloj parolas, ekŝaltu tiun ilon kaj trovu kursojn, artikolojn aŭ verkojn kaj studu nian internacian lingvon. Kredu min, Esperanto estos plej facile lernebla ol la aliaj fremdaj lingvoj kaj, plej grave, vian vivon plilongigos.
Kiu ofertas pli?
Santiago Torné i Grau.
— bildo 6 —
KAE-Informilo -6-
TRA LA MONDO
Donaco por la kampajno “Esperanto en la bibliotekojn”. Lastatempe oni povas legi pri sendado de multaj libro-pakaĵoj al publikaj bibliotekoj kaj de Esperanto-grupoj tra la mondo. La librojn sendas Aloisio Sartorato, el Brazilo, nome de esperantistoj de tiu lando, kaj komisiito de UEA por la kampajno “Esperanto en la bibliotekojn!” La sendado estas financata de esperantistoj mem.
++++++
Intelekta testamento. Preskaŭ ĉiuj el la tutmonda esperantistaro scias pri la laboro farita de d-ro André Albault, el Francio, por disvastigi la tiel de li nomata “Nova-Help-Alfabeto”. Rekte de d-ro Albault, ni ricevis poŝtan komunikadon, el kiu ni resumis: “Ni rilatis iome aŭ multe pri NHA sed kvankam ni ofte simile pensis, ni ne sukcesis konvinki unu la alian: mi vin pri supereco de NHA, vi min pri ĝiaj mankoj! D-ro Albault, en apuda faldfolio samtempe ricevita, finfinas kaj detale resumas sian laboron pri la menciita temo. Fotokopion de tiu resumo restas je la dispono de ĉiuj el niaj gelegantoj, kiuj petas ĝin al ni.
++++++
13a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Okazos en Calella (Barcelono) de la 1a ĝis la 8a de la venonta oktobro. Ene de tiu “Semajno” estos aljuĝinta la 2an Premion Ada Sikorska Figuiera, destinata al esperantist(in)o, kiu akiris gravajn meritojn en la laboro por Esperanto. Sendu proponojn antaŭ la 15a de aŭgusto al s-ano Gian Carlo Fighiera, Via Sandre 15, IT 10078 Venaria (To) Italio; ankaŭ interrete al: giancarlofighiera@libero.it
—–>>>
— bildo 7 —
KAE-Informilo -7-
<<<—–
[BILDO p.7 | 3,8,21,39] Skizdesegnaĵo de Don Kiĥoto: maldika staranta figuro kun ĉapelo, tenanta longan lancon.
Ĉar tiu jaro, en la tuta hispana ŝtato, oni omaĝas la kvara jarcenta datreveno de la eldono de la fama hispana verko “La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Manĉa”, verkita de Miguel de Cervantes (tradukita al nia internacia lingvo de F. de Diego). Internacia E-Semajno aliĝos al tiu kultura evento kaj la aliĝintoj trovos kelkajn erojn pri tiu omaĝo en la programo. Sed, ankaŭ, ĉiuj aliĝontoj ricevos, tute senpage, Eo-ekzempleron de tiu verko. Estas libro de 820 paĝoj. Do, juvelo en via E-biblioteko.
++++++
Eldonoj. Niaj kolegoj el “Barcelona Esperanto-Centro” strebas sian laboron en la eldonado de Esperanto-verkoj, ĉar en la venontaj monatoj aperos la librojn “Esperanto en Katalunio”, de Antonio Marco Botella, “Homarproblemoj”, de Giordano Moya, kaj “Mia vivo, mia granda lukto kaj mia apogilo”, de Trinitat Garcia i Cobacho. Nian gratulon kaj antaŭen en tiu laŭdinda laboro.
S.T.G.
==============================================
Kelkaj gelegantoj aŭskultis Juanjo kaj Pako pere de RADIO BRONKA, 99.0 F.M.; nuntempe tio ne eblas. Sed nunatempe tiuj radioelsendoj fariĝis internacia. Hodiaŭ oni povas, pere de interreto ricevi “RADIO NESTO”-n, <www.org/radionesto>, kaj por eklerni aŭ lernigi Esperanto-n pere de Projekto Nesto, <www.monda.org/nesto>
— bildo 12 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo. Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ “La Caixa” konto: 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AUTOROJ.
*******************************************
4-aj SOMERAJ DIALOGOJ ESPERANTO-RESTADEJO
[BILDO p.12 | 26,49,62,79] Desegnaĵo: domo kun kamentubo antaŭ montaro, arbo maldekstre, kaj granda kvinpinta stelo super la montopintoj.
BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, organizas kunvenon por BEC-MEMBROJ kaj gesamideanoj, la 10an kaj 11an de la venonta septembro. Adreso: Camí del Pou nº 9 – 08961 Monistrol de Montserrat. Pliaj informoj: S. Aragaj, tel.933338081 kaj 645404755. Aliĝu frue!
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
[BILDO p.5 | 5,4,35,49] Foto: tri viroj starantaj ĉe la budo de Barcelona Esperanto-Centro; malantaŭe afiŝoj, inter ili unu pri «Boulogne 2005, 25-30 mars 2006» kaj alia kun la vorto «ESPERANTO»; antaŭe tablo kovrita per Esperanto-flago kun verda stelo kaj la skribaĵo «VIVU ESPERANTO».
DIVERSAJ NOVAĴOJ
Okaze de la Foiro de Entreprenoj, je Parko “Espanya Industrial”, Barcelono, de la 20a ĝis 22 de majo, BARCELONA ESPERANTO-CENTRO prenis parton en tiu foiro kune kun 133 aliaj kulturaj asocioj. Vide maldekstren parto de la budo, kie oni povis trovi kaj foliumi Eo-verkojn el la tuta mondo kaj samtempe admiri afiŝojn de niaj universalaj, naciaj kaj lokaj Esperanto-eventoj.
* * * *
Ricevo. De s-rino Amor Codina Pérez, filino de la forpasinta esperantisto Gabriel Pujol i Regualta (1909-1992) nia Asocio ricevis Eo-librojn kaj revuojn, kolektitajn de ŝia patro; tiuj eldonaĵoj pliampleksigos la bretojn kaj kolektojn de la Esperanto-Muzeo, en Sant Pau d’Ordal. Kore ni dankas la ofereman agadon de s-rino Codina.
* * * *
Ekspozicio kaj prelego. La 30an de aprilo kaj la 1an de Majo, Urbestraro el Terrassa organizis “Foiron pri Modernismo” (1). Ene de tiu foiro kaj
——>>>
Modernismo: arta periodo (1890 ĝis 1910aj jaroj), france konata kiel Art Nouveau, germane Jugendstil kaj brite Modern Style.
KAE-Informilo -9-
<<<——
organizita de nia KAE delegacio en tiu urbo, kun la nelacigebla laboro de s-ano Ernest Roca i Genescà, oni trovis ekspozicion pri libroj tradukitaj en nia internacia lingvo de la plej elstaraj literaturaj verkoj de la kataluna, hispana kaj eksterlandaj lingvoj. Ankaŭ oni trovis librojn originale verkitajn en Esperanto, de katalunaj aŭtoroj.
Ene de tiu evento kaj en la antaŭa sidejo de “Institut Industrial”, sabate la 30an de aprilo prelegis pri “ESPERANTO, samtempa al Modernismo”, s-ano Martí Guerrero i Cots, instruisto de Esperanto en Aŭtonoma Universitato de Barcelono.
* * * *
Ne forgesu aliĝi kaj preni parton en la 64a Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta en Alcalá de Henares (Madrido), sub la devizo “Donkiĥoto parolas Esperanton”, de la 7a ĝis la 10a de julio 2005. Konstanta adreso: HEF, str. Rodríguez de San Pedro, 13-3º-7ª, ES-28015 Madrid. Rete: <www.esperanto-es.net/congreso2005/> Specifaj informoj pri aniĝo: <www.esperanto-es.net/congreso2005/formulario.htm>
* * * *
Donaco. Je la fino de la aprila babilado en “C. Casinet d’Hostafrancs”, Barcelono, al la meza lernejo “Mestres i Busquets”, el urbo Viladecans, estis transdonita ekzemplero de “La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Manĉa”, ĉar okaze de la 4a jc datreveno de la verko de Cervantes, tiu meza lernejo prezentas ekspozicion de tiu verko en la plej diversaj tradukoj. La jaro de “Don Quijote” surŝprucigas ĉien.
SATOR
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
URBO SABADELL HONORAS GEESPERANTISTOJN
Kiel dekomence ni jam aŭguris sub tiu titolo, la ĝis nun publikigita listo de gesamideanoj, kies nomoj funkcias kiel adresaj indikiloj por la diversaj arterioj kaj placoj niaurbaj, fariĝis ne kompleta, ĉar en ĝi mankis la eble plej grava personeco, kies koncizan biografion ni tuj sekve publikigas, nome:
Ferran Casablancas Planell (Sabadell 1814-Barcelona 1960)
Asociita esperantisto jam la jaron 1907, naskiĝinta en la urbo Sabadell, en kies strato: Sant Oleguer, nº 15, li rezidadis ekde la jaroj 1902 ĝis 1916, kune kun sia edzino, Josepa Bertran, kaj ambaŭ gefiloj tie naskiĝintaj, nome: Ferran, Antonia, Joan kaj Maria (La unua knabino mortis 5-jara). Ferran Casablancas Planell estis industria spertulo, precipe rilate al ĝia ŝpina fako, nome tirado de fibroj el fibramaso kaj ilia kuntordado en fadenaron, por kio li frue inventis, la jaron 1913, mekanisman sistemon tre revolucian, nome tiun pri “Grandaj ŝpino-streĉadoj”, baldaŭ tutamonde adoptitan pro ĝiaj evidentaj avantaĝoj pri perfekteco kaj ĉiuaspekta ŝparado. Kiel tiun, plurajn aliajn, entute 150 proprajn inventojn, li dumvive patentigis.
Malgraŭ la tiurilate atingita famo, s-ro Casablancas daŭre restis modesta persono, dediĉante sian vivocelon al la familio kaj ĉiutaga laboro, sed ankaŭ al sia naskiĝurbo Sabadell, en kies municipo li funkciis, la jaron 1912, kiel ĝia magistratano, kontribuante solvi, inter aliaj,
—–>>>
KAE-Informilo -11-
<<<—–
urĝan problemon de akvo-manko en tiu urbo, por kio helpis starigo de la tiel nomata “Turo de la Akvoj”, finkonstruita la jaron 1918, kaj ekde tiam plurfoje uzata kiel grafika simbolo de urbo Sabadell. Krome, li ĉiam helpis kaj favoris, per sia laŭebla apogo, ĉiujn kulturajn kaj bonfarajn agadojn, pro kio oni lin distingis honora membro de diversaj institucioj, kelkaj el kiuj adoptis por si lian nomon, Casablancas.
Eĉ en Barcelono, oni inaŭguris, la jaron 1960, novan placon kun la nomo Casablancas.
Fine, jen kelkaj detaloj rilataj al diversaloke situantaj arterio kaj monolito, kies nomon la urbo Sabadell dediĉis al sia honora filo Ferran Casablancas Planell: Ekde ĝia inaŭguro, la jaron 1933, sur tre videbla tabulo de centra strato loka, figuras sinjorino mane ŝpinanta sur reliefe skulptita marmoro. Tuj sekvas teksto, kiun ni tradukis en Esperanton , nome: Strato Ferdinando Casablancas Planell, inventisto. Kaj sur la kontraŭa stratangulo, ĝia koncerna, sufiĉe granda tabulo tekstas: Strato Ferdinando Casablancas Planell. Sabadell 1874 – Barcelono 1960. Industriisto kaj inventisto — Plie, en samaurba “Placo Taulí”, meze de bela spaco inter arboj kaj plantoj, staras monolito en honoro al s-ro Casablancas, kun reliefa profilo lia sur metalo. En ĝia antaŭo legeblas katalunalingve: Ferdinando Casablancas Planell (1874-1960) Inventisto de la sistemo “Grandaj Stiradoj por la Ŝpinado”. En ĝia dorso tekstas: Sabadell al sia glora filo en la centjareco de lia naskiĝo. La 28-an de oktobro 1974.
Kompilis kaj redaktis V.H.Ll. – Kunhelpis J.MªG. kaj S.T.G.
Dua epoko, n-ro 52, oktobro-decembro 2005

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 52, oktobro-decembro 2005.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
**[BILDO p.1 | 55,2,98,29]** Kapemblemo de la bulteno en verda koloro: verda kadro kun la surskribo «Kultura Asocio Esperantista», grandaj literoj «K» kaj «A» kun kvinpintaj steloj kaj malgranda «E», vertikale la subskribo «Kintana», kaj malsupre dekstre «Katalunujo».N-ro 52/Dua epoko/Dek naŭa aperjaro/OKT-DEC 2005
PRI LA “13-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO”
[BILDO p.1 | 56,37,98,68] Foto: kvar viroj sidas ĉe tablo en oficeja ĉambro de la urbodomo, kun planto maldekstre kaj pentraĵo sur la muro malantaŭe; kelkaj tenas broŝurojn.
La 16an de Julio, la urbestro de Calella s-ro Josep Basart akceptis en la urbodomo la komisionon de la “13-a Internacia Esperanto-Semajno”. De dekstre, s-roj S. Torné, L. Serrano, Josep Basart kaj S. Aragaj. La kunveno estis tre pozitiva kaj aŭguras sukcesan “Semajnon”.
— bildo 2 —
KAE- Informilo -2-VALORAJ E-VORTAROJ BEDAŬRINDE IGNORITAJ
Jam la jaron 1955, la kompetenta Esperanto-verkisto, arkitekto Francisko Azorín Izquierdo (Montforte de Teruel 1885 – Meksikio 1975) lanĉis sian unuan volumon de “Ilustrita Vortaro de Esperanto”, kies internacian perfektecon sankciis, inter aliaj, sepnacia skipo el distingindaj gepoliglotoj esperantistaj, sub la direkcio de Usona lingvisto, nome d-ro Donald R. Broadribb, honora UEA-ano kaj membro de la “Akademio de Esperanto”. Bedaŭrinde, tiu zorge kaj pacience realigita tasko, por Esperanto, estis rifuzata de influa, samacela rivalo, nome profesoro Gaston Waringhien, kiu post 15 jaroj, en 1970, aperigis sian PIV-on, kunlabore, inter aliaj, kun lastatempa Esperanto-reformisto, la eks-Akademiano, d-ro A. Albault. Sekve, ŝajne motive de tiu rifuzo, s-ano Francisko Azorín Izquierdo, kaj lia redakta skipo, rezignis sian longatempe kompilitan “Ilustrita Vortaro de Esperanto”…
Bedaŭrinde, similan destinon, kiel tiun de la supre menciita “Ilustrita Vortaro de Esperanto”, de arkitekto Azorín, tre probable spertos la hispana esperantistaro pri la kompleta -ĉar ja dudirekta- vortaro de nia bedaŭrata esperantologo, Luiso Mimó Espinalt, kiu jam en 1952, akceptinte oficialan peton de Kongresa HEF-Asembleo, tiujare okazinta en Valencio, entreprenis praktike sola, ĉar fakte ies promeso de kunlaboro fine ne efektiviĝis, ĝisfundan kompiladon de la menciita dudirekta vortaro “Hispana-Esperanta” kaj “Esperanta-Hispana”, kiun taskon, inter aliaj, s-ano Mimó alternigis en redaktado de laŭ-Fundamentaj studoj gramatikaj, kiuj, sub lia
—–>>>
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-<<<—–
devizo “Analiza Skolo”, fariĝas solida bazo de lia verko “Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto” kaj ties “Komplementa Volumo”. Krome, librotradukojn kaj vivavoĉan Esperanto-kursgvidadon li ĉiam laŭdeble prizorgadis. La subskribinto, kiu kutimis kontakti kun s-ano Luiso Mimó Espinalt, vidis lin plene feliĉa, kiam antaŭ lia forpaso, la jaron 1986, li publike deklaris sian longajare prilaboritan vortaregon preta por presado. Domaĝe, tiu iluzia revo ne efektiviĝis, kaj la originalo de lia vortaro restas plu deponita en la Hispana Eseranto-Muzeo de Sant Pau d’Ordal (Barcelono)…
Proksimume 16 jarojn post la morto de s-ano Mimó, aperis pli influa rivalo, nome, la bedaŭrata F. de Diego, kies “Hispanan-Esperantan” parton de lia vortaro oni oficiale aperigis en la jaro 2003…
Konklude, malgraŭ ĉio, la subskribinto -kaj ne la sola!- nun opinias, ke oni devus riĉigi tiun jam eldonitan vortaron per kompletigo de ĝia mankanta parto, nome tiu “Esperanta-Hispana”, por tiel faciligi ĉies konsultadon ekde ambaŭ lingvoj, ĉar ja nuran unudirektan vortaron, oni povus miskompari kun aŭtomobilo, kiu, eĉ se granda kaj moderna, nur funkcius unudirekten, sed ne inversen…
PACISTO IUOKAZE REAGEMA (V.H.Ll.)
************************************************
ESPERANTO-KURSO, DENOVE EN UNIVERSITATO
Ni redaktas tiujn novaĵojn en la momento ke nia agema prezidanto s-ano Galofré forte agadas en la organizado de nova kurso (jam la sepa kurso) en Aŭtonoma Universitato de Barcelono (Bellaterra), je monatoj Oktobro/Decembro; kiel kutime, profesoro Martí Guerrero i Cots, instruos tiun kurson.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-NIAJ KONGRESOJ
64-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO, Alcalá de Henares, de la 7-a ĝis la 10-a de Julio 2005
[BILDO p.3 | 7,10,25,37] Desegnaĵo: Don Kiĥoto kun lanco sur sia ĉevalo kaj Sanĉo Panzo sur sia azeno, kun ventomuelilo malantaŭe.
Nur laŭdojn meritas la organizantoj de la nunjara kongreso. Intensa programo, viglaj prelegantoj kaj kiel ĉefa kongresotemo “Don Kiĥoto parolas Esperanto”-n. Oni prezentis kvar ĵusajn eldonitajn librojn. Inter ili: ESPERANTO en KATALUNIO, verkita de s-ano Antonio Marco Botella kaj eldonita de Barcelona Esperanto-Centro.
La kongresa organiza komitato antaŭe planis omaĝon al s-ano Fernando de Diego, sed unu semajno antaŭ la kongreso s-ano de Diego subite forpasis. Kaj la omaĝo bedaŭrinde transformiĝis en la ĉefa evento de la kongreso. S-ro Oscar de Diego kaj familianoj ĉeestis la omaĝon; HEF-prezidanto Miguel Sancho malfermis la akton kaj sekve S-anoj Miguel Gutiérrez, Antonio Valén, Jorge Camacho kaj nome de Barcelona Esperanto-Centro Salvador Aragaj menciis siajn sinceran doloron por la forpaso de Fernando de Diego kaj la omaĝon finis menciante: “Fernando de Diego, certe estas kaj estos verkisto de alia galaksio”.
S. Aragaj
************
En tiu ĉi kongreso, estis elektita la nova HEF-estraro. La nunaj membroj kiu regos “Hispana Esperanto-Federacio”-n estas:
Prezidanto: Augusto Casquero de la Cruz Vicprezidanto: Guadalupe Sanz Bueno Kasisto: Pedro A. Garrote Escribano
—–>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -5-<<<—–
Sekretario: Carmen Suárez Fernández-Cid Voĉdonantoj: Luis E. Hernández Garcia José Maria Galofré Domingo Manuel Pancorbo Castro Redaktoro de BOLETIN: Manuel Pancorbo Castro
NIAN KORAN GRATULON AL ILI KAJ BONAN SUKCESON!
red.
************************************************
90-a UNIVERSALA KONGRESO en VILNO (Vilnius – Litovio)
La 90-a U.K. okazis en Vilno de la 23-an ĝis la 30-an de julio 2005, kie UEA registris 2344 personojn el 60 landoj (laŭ la fina deklaro).
Sur la bazo de la oficialaj informoj, de la kolektado kaj analizo de la ĉiferoj indikataj en la UK-dokumentoj (kongresa libro, UK-gazetaro, forpasoj kaj forlasoj…) estas eble precizigi la jenon:
- Ses unuaj delegacioj (ekde 100 personoj)-
| Lando | % |
|---|---|
| Litovio | 21,o7 % |
| Francio | 10,21 % |
| Japanio | 7,64 % |
| Germanio | 7,17 % |
| Pollando | 4,76 % |
| Rusio | 4,51 % |
- Dispartigo laŭ la kontinentoj:
| Kontinento | % |
|---|---|
| Eŭropo | 81,76 % (35 landoj) |
| Azio | 13,09 % (14 landoj) |
| Amerikoj | 3,56 % (6 landoj) |
| Oceanio | 1,07 % (2 landoj) |
| Afriko | 0,52 % (3 landoj) |
La temo de la kongreso estis: “Universalaj kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado”. La kongreso uzis tri situojn: -Reval hotel Lietuwa por la akceptejo kaj preskaŭ totalo de la kunsid-
—–>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-<<<—–
ĉambroj. -Kongresa Rumai (Palaco de Kongresoj) por parto de la artaj aranĝoj. -Vilnius Siemens Arena por la malferma ceremonioj, la Nacia Vespero kaj la Internacia Arta Vespero.
Ĉiposte ni ekzamenu la diversajn ĉefajn fazojn de la Kongreso.
A – Malfermo (solena inaŭguro).
Ĝi okazis dimanĉe, la 24-an de julio, laŭ la kutima protokolo. Sur la podio estis, krom la ge-reprezentantoj de la esperantista movado, la litova Ministro de Eksteraj Aferoj, S-ro Atanas VALIONIS, nome de la Ŝtato kaj de la Registaro kaj de la urbestro de Vilno.
En la honoraj lokoj de la publiko, sidis plurajn ambasadorojn kaj oficistoj de multaj ambasadorejoj, la nepo de Doktoro ZAMENHOF, konata de la tuta esperantistaro, S-ro L.C. ZALESKI-ZAMENHOF.
B – Disvolviĝo de la Kongreso.
Kiel kutime, la kongreso-popolo havis je sia dispono ĉiujn konferencojn, kunsidojn kaj aktivaĵojn kiujn la fekunda homa spirito povis imagi por allogi la gesamideanojn al la amikeca, instrua, kolega kaj distra fontojn kiuj ĉiam konsistigas la kongresan esprantistan vivon.
Estas interese substreki ke tiu kongresa aktiveco estis sukcesegon dank’ al: -175 kunvenoj, prelegoj, konferencoj kaj aliaj laboremaj grupo-renkontoj. -16 artaj aranĝoj (tage kaj nokte): koncertoj, balo, teatraĵoj… -Ekumena diservo. -Aŭkcioj. -Bankedo. -Ekskursoj. -Libro-servo kiu translokis 1,5 tunon da libroj de Roterdamo ĝis Vilno, por la kontentigo de la gekongresantoj. Kaj tre grave, eldono de speciala poŝtmarko da 1 lido (1 litas en litova lingvo) kun portreto de Doktoro ZAMENHOF kaj funkciado de poŝta ofico surloke.
—–>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-<<<—–
Krome, la individuaj renkontoj kaj revidoj kiuj kiel ĉiam permesis esperantan varman etoson.
Plie, mi devas sciigi ke la Komitato de UEA elektis kiel membroj la jenajn gesamideanojn, pro eminentaj servoj al Esperanto: Roman DOBRZYNSKI (Pollando), Ursula GRATTAPAGLIA (Brazilo), Hela KESALA (Finnlando), Boris KOLKER (Rusio), Telesforas LUKOSEVICIUS (Litovio), Pastro Juilio MAGNANI (Italio), Stevens NORVELL (Kanado), Andrzej PETTYN (Pollando).
La Komitato de UEA akceptis ankaŭ la aliĝilon de Nigerio (Lagos) kaj Irana Esperanto-Asocio.
Finfine, ni notu la revekigon de la Veterana Esperanto-klubo je la iniciativo de S-roj Osmo BULLER (Ĝenerala Direktoro de UEA), Humphrey TOMKINS kaj Ulrich LINS. Baza kondiĉo: esperantiĝo antaŭ 1966. Tri kategorioj:-veterano: esperantisto ekde minimume 40 jaroj. -jubileano: esperantisto ekde minimume 50 jaroj. -dojeno: nuntempe laste konata: S-ino Madeleine NICOLAS (Francio), kiu esperantiĝis en 1945. Jara kotizo; 10 eŭroj. Senpaga por la nepagipovaj landoj.
Aliĝo al UEA pere de perantoj kutimaj.
X X X
Dum tiu kongreso, mi havis grandegan ĝojon. Itala knabino (Laura) dek jaraĝa esperante kaj flue diris al mi: “mi denaske parolas Esperanton. Paĉjo nur esperante parolas kun mi ekde mia naskiĝo. Kia emocio! Kia vivanta pruvo ke nia lingvo estas natura! Estas la praviĝo de mia persona engaĝiĝo kaj la konfirmado de nia paca batalo.
C – Fermo.
Okazis la 30-an de julio matene. Venis sur la podion, kvardeko da infanoj (denaske kiel Laura parolante esperanton). Interne de la grupo ludis
—–>>>
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo. Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ “La Caixa” konto: 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
*********************************************
[BILDO p.1 | 7,34,32,79] Kovrilo de la libro «ESPERANTO en KATALUNIO» de ANTONIO MARCO BOTELLA: nigra fono kun blanka elipso kun koordinataj linioj, brila kvinpinta stelo, kaj rondo kun vertikalaj strioj (la kataluna flago).
ESPERANTO
en
KATALUNIO…
en tiu ĉi libro, legu detale la historion (1887/1987) de la kataluna esperantistaro. Verkis ĝin Antonio MARCO BOTELLA kaj ĵus eldonis Barcelona Esperanto-Centro.
*+*+*+*+*
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
<<<—–
orkestreto da 8 geludantoj. Fortaj aplaŭdoj evidente.
Escepte, du ambasadoroj ricevis permeson paroli.
La unua, ambasadorino de Belgio, tial ke ŝi estas esperantistino kaj salutis en bonega Esperanto la ĉeestantaron.
La dua, ambasadoro de Italio ĉirkaŭata de kelkaj membroj de la itala L.K.K. de la venonta U.K. en Florenco, ricevis la flagon kaj itale salutis la gekongresanojn dirante ke Italio de nun estas feliĉa akcepti nin.
La prezidanto CORSETTI nomis la 90-an U.K. “belegan” kaj ĉiuj dankegis kaj aplaŭdis la membrojn kaj la helpantojn de la L.K.K. de Vilno kiuj estis 96 personoj (ĉiuj gesamideanoj).
La 10-an de aŭgusto 2005
Rolland ACCOMIATO
***********************************************
4-a SOMERAJ DIALOGOJ ESPERANTO-RESTADEJO de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO
Monistrol de Montserrat, la 10an kaj 11an de la pasinta monato Septembro.
+++++++++++++++
En tiu “Someraj Dialogoj” prelegis pri “Socia Maljusteco, kial en riĉaj urboj estas tiom de malriĉeco?”-verdire tre densigita kurso pri ekonomiko- s-ano Martí Guerrero i Cots; Salvador Aragaj, -samtempe organizanto de tiuj “dialogoj”- raportis pri: “100 jara datreveno de la unua Universala Kongreso de Esperanto”, kaj, kiel fina parto de la grava programo, alparolis al la ĉeestantaro, s-ano Luis Serrano Pérez, kun la temo “La evoluo de la agrikulturo”. Aparte, oni prenis parton en aliaj debatoj, pri temoj tute malsamaj, vigle partoprenataj de la 23 ĉeestantoj.
STG
KAE-Informilo -9-
PRECIZIGO
En nia lasta INFORMILO, sub la titolo Urbo Sabadell honoras geesperantistojn, sur paĝo 10, linio 9, enŝoviĝis erara jarcifero ĉe la naskiĝodato de s-ano Ferran Casablancas Planell, nome: anstataŭ jaro 1814 devas esti jaro 1874, kiel ĝuste aperas en liaj strattabulo kaj monolito, ambaŭ menciitaj sur paĝo 11 de tiu lia biografio.
NEKROLOGOJ
Tiu lasta somero estis malfeliĉa por nia samideanaro. En monato junio forpasis s-ro Fernando de Diego, kiu inter aliaj gravaj verkoj, tradukis en nia internacia lingvo “La Inĝenia Hidalgo Don Kiĥoto de la Manĉa”. Li estis enterigita en tombejo Torrero, el urbo Zaragoza. Ankaŭ en junio, 82-jara, mortis s-ano Jesús Díez Otero, fidela membro de KAE kaj HEF. Kaj en Poznano, 93 jara, forpasis poldevena esperantisto kaj KAE-ano Adamo Goralski. En monato julio, forpasis alia membro de nia Asocio, 72-jara, Ramon Bastardas Serra. Ke ili pace ripozu kaj nian kondolencon al iliaj karaj familianoj.
GRAVA ESPERANTISTA FILATELAĴO
[BILDO p.5 | 55,58,69,75] Litova poŝtmarko kun la portreto de Zamenhof kaj la emblemo de la kongreso; surskriboj: «KONGRESO», «90a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO», «VILNIUS 2005», «90-asis pasaulio esperantininkų kongresas», «LIETUVA», «1 Lt».
Okaze de la ĉiujara UK en Vilno, Litovio, estis eldonita oficiala poŝtmarko kun la portreto de D-ro Zamenhof kaj la tekstoj: 90a Universala Kongreso de Esperanto, Vilnius 2005, kaj nacilingve: 90-asis pasaulio esperantininkų kongresas, Lietuva, valoro 1 Lt.
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
DEVOJ KIEL ESPERANTISTOJ
Ĉiam oni aŭdas paroli pri rajtoj kaj devoj; multe pli pri rajtoj kaj multe malpli pri devoj, kompreneble. La vorto “devoj” ne ĝuas grandan popularecon inter la popolamaso. Kial? Oni trovos malsimilajn opiniojn kaj respondojn.
Ĉar multaj el la tagoj de niaj vivoj estas kutime sufiĉe grizkoloraj, tio eblas starigi niajn defendojn antaŭ la ĉiam suspektindaj pezaj devoj. Sed, hodiaŭ, ni volas forgesi la vorton “rajtoj”-n kaj prefere skribi pri la nepopulara vorto “devoj”.
Inter ni, oni trovas esperantistojn tute malsimilajn; iuj el ili estas esperantistoj de antaŭ ili mem koni la internacian lingvon. Homoj, al kiuj, tute simple, admiras nin. Aliaj estas esperantistoj, kiuj jam eklernis la lingvon, teorie almenaŭ, sed ili ankoraŭ ne parolas ĝin.
Por la unuaj kaj kiel nepra devo, post nia dankemo pri lia fido en nia lingvo, ni devas tuj ilin enmeti en niajn vicojn de Eo-parolantoj. Pro tio, ni povas argumenti diversmaniere: praktikaj mens-pligrandigoj aŭ moralaj kialoj. Kaj al la duaj, memori ilin, ke ili ankoraŭ ne plene atingis la cent pro cento de ilia unua Eo-devo, tio estas regi la lingvon, ne nur ĝian balbutadon. Tute simple, paroli Esperanto-n sen stumblojn.
Laŭ “Historiaj studoj”, verkita de Ernest Drezen, ene de Esperanto oni povas distigiĝi tri periodoj. La unua periodo enhavas la tempon kiam Zamenhof estis inter la esperantistaro; la dua periodo oni situas inter la du mondmilitoj sed kun du tendencoj, la germana kaj la Budapeŝta skolo, kaj la tria periodo, precipe la skota skolo kaj la grandioza eldon-aktiveco de Juan Régulo Pérez.
—–>>>
KAE-Informilo -11-
<<<—–
Do, post tiuj periodoj, nia lingvo jam estis plene adolta kaj ne estos superflua aserto rememori, ke “esperantisto estas persono kiu parolas Esperanton kaj kiu sentas apartenon al la Esperanto-komunumo”. Oni povas daŭrigi kun multaj aliaj difinoj kiuj iomete diferencigas la esperantistaron, kiel “esperantismano”, “esperantlingvulo”, “esperantano” kaj aliaj; sed tio estas nur semantikaj esprimoj kiujn povus senĉese pli altigi. Tio nur dependus de ni mem. Sed la afero estas, ke ni komenciĝis parolante pri “devoj” kaj ni daŭrigas kun tiu ideo. Ĉar ni ne volus fortimigi niajn legantojn, ni ŝanĝas la vorto “devoj” por “konsiloj”. Tute simple, la afero estas propagandi Esperanto-n kie, kiam, kiel, ĉie, ĉiam, ĉiel. Kaj, pro tio, niajn unuaj devoj ni transformiĝis en la sekvantaj konsiloj:
– Estu certa, ke ĉiuj el viaj konatul(in)oj scias, ke vi estas Esperanto-parolanto. Temp’al tempo, memoru al ili tion.
– Kiam en via leterkesto aperas iun ajn komercan propagandilon (multfoje enhavante koverton kun pagita poŝtresendo) algluu etikedon propagante Esperanto kaj resendu ĝin.
– Faru de vi mem propagandisto; fervoje, buse, metroo, aŭ atendante ĉe dentisto, kuracisto, ktp. legu revuon aŭ librojn kun notinda elmontrado de la titolo.
– Antaŭ viaj konatuloj rakontu pri viaj eksterlandaj vojaĝoj faritaj kun la helpo de Esperanto. Ankaŭ pri internaciaj novaĵoj aŭskultitaj en esperantistaj radioelsendoj, kiel Beijing, Pola Radio, Kubo, aŭ Vatikano, prefere novaĵoj ne aŭskultitaj en viaj naciaj radioelsendoj.
Memoru, ni devas rompi nian [mane korektita: «ŝian»?] sektismon!
Santiago Torné i Grau
Dua epoko, n-ro 55, julio-septembro 2006

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 55, julio-septembro 2006.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 3,1,99,36] Kapemblemo de la bulteno en verda kadro: grandaj literoj «K» kaj «A» kun «E», konturitaj steloj; surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Katalunujo»; malgranda vertikala subskribo «Kintana».
N-ro 55/Dua epoko/Dudeka aperjaro/JUL-SEP 2006
[BILDO p.1 | 2,42,100,89] Nigrablanka foto de prelego en biblioteko: maljuna viro en kostumo sidas ĉe tablo kun mikrofono kaj glaso da akvo, antaŭ blanka muro kun la surskribo «BIBLIOTECA PÚBLICA ARÚS» kaj «BIBLIOTECA»; maldekstre televidilo, dekstre skribtabulo kaj bretaro kun libroj; malfone la nukoj de kelkaj aŭskultantoj, unu el ili fotanta.
BARCELONO, la 16-an de Marto 2006, en “Biblioteca Pública ARUS”, nia s-ano Martí Guerrero i Cots, prelegante, katalunlingve, pri ESPERANTO.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
NIAJ MONATAJ BABILADOJ
Hodiaŭ ni komencas kun la transkribo de inspirita poezio verkita de la moderiganto de tiuj babiladoj.
NIAJ MERKREDAJ RENDEVUOJ
Ĉiu merkredo je la oka kaj duono mi kun mia edzino la hejmon forlasas, por trafi trajnon destine al Barcelono akurate, ĉar tempo rapide forpasas.
Ĉiam ni rendevuas kun vera memdono ĉar revidi gekolegojn ni alte taksas, ni ĝuas rekonton, bela muzika sono en niaj kunsidoj amikeco ne ĉesas.
En la kafejo por ni estas kvazaŭ zono salutojn, manprenojn neniel ni forgesas, ĉiu merkredo estas la sama kanzono revoj, realigoj kvazaŭ ni jam kongresas.
Nia laboro kaj fervoro estas dono kiun ni por la homaro fakte profesas, en kiu ajan epoko, en kiu sezono nia movado en sia tasko progresas.
Nia kara Esperanto estas kolono sur kiu nia movado ĉiam lingve flosas, aliĝu, jes vi venu al nia propono ĉar lingva problemo nin ne plu embarasas.
Solvo de lingva haoso estas bezono delonge ĝian solvon homo ne sukcesas, konstanta, altgrade estas nia rezono kiun al la mondo, fakte ni ĉiam malkaŝas.
Tuj alvenas la dekunua kaj duono jes horo de adiaŭoj, kaj ni promesas, revenon certe merkredon kun sama tono nia Esperanta vivo tion necesas.
Luis Serrano Pérez
****************************************************
Barcelono, la 23-an de Aprilo en “Grupo Aŭroro” ĉe la Kultura Societo “La Formiga Martinenca”, 25 gesamideanoj parolis pri ekologio, ĉefa temo de tiu babilado; la dek demandoj prezentitaj de s-ano Serrano atingis, plejgrandaparte, jesan konsenton pri la fakto, ke ni ĉiuj kaj diversmaniere kontribuas al la poluado de nia mondo.
——->>>
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-
<<<——-
Konstanta uzado de niaj veturiloj, fridujoj (glaciujoj) aŭ io tiel simpla kiel banaj senodorigiloj, ambaŭ kun viaj sendaĵoj de tiu sufoka CO2 en nian atmosferon kaj pligrandigante la danĝeran ozonan truon; aliaparte, la “ridinda” protokolo de Kioto, suskribitaj de multaj registaroj de la mondo, sed al kiu protokolo neniujn obeas, sufiĉas por krei la problemon; ne nur por krei, sed por ĝia konstanta ŝvelo.
Castelldefels, la 21-an de Majo en Kultura Centro “Frederic Mompou”, estas malsimila babilado, ĉar oni ŝanĝis la kutiman interparoladon por projekciado de bela video-filmo. Oni povas ĝui rigardante filmo titolita ARANA-VALO, Esperanto-parolata de nia agema arta s-ano Rikard’ S. Güell. Je la fino, tiu projekcio estis ankaŭ komentita de la ĉeestantaro.
Fine estis urbo Moià, kun vizito al la muzeo Rafael Casanova, kaj ĉe Esperanto-Biblioteko “Ramon Molera”, kiu akceptis nin la 11-an de monato Junio. En tiu okazo, oni babilis pri tikla temo kiel “Ĉu la Eŭropa Unio funkcias bone?“. Tiu Eŭropo, al kiu la nea rezulto en la balotadoj pri la aprobo de eŭropa konstitucio, farita en Francio kaj poste en Nederlando enmetis ĝin en marasma situacio kaj signifis vundan martelado por sia normala evoluado.
Gajaj kaj abundaj bufedoj kaj fratecaj tagmanĝoj en apudaj restoracioj, -en Moià en la sama biblioteko Molera pere de la t. angle n. “catering” (bedaŭrinde mi ne kapablas traduki tiun vorton)-, finiĝis tiuj babiladoj.
S.Torné G.
Oni devas aldoni, ke antaŭ la komenco de nia babilado de monato Marto, en sidejo de
——->>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
Kataluna Esperanto-Fervojista Asocio, pri kiu evento ni jam raportis en antaŭa Informilo n-ro 54 kaj okaze de prezentado de la vortaro CATALA-ESPERANTO, s-ano Salvador Aragaj diris:
” Bonan tagon! Estimataj gesamideanoj, geamikoj kaj gesinjoroj, Unue mi deziras danki al la estraro de Kataluna-Esperanto Fervojista Asocio, sian inviton por okazigi en sia sidejo la 76an Esperanto-Babiladon kaj la prezentadon de la lasta libro de Barcelona Esperanto-Centro DICCIONARI CATALA-ESPERANTO. Jen la libro, sur la unuaj paĝoj oni indikas la nomojn de la redaktoroj s-roj Luis Serrano kaj Santiago Torné, ankaŭ la nomoj de la reviziantoj s-roj Martí Guerrero, Giordano Moya, Guillem Nicolàs kaj Ernest Roca. Por ili mi petas fortan aplaŭdon. Prepari vortaron, ĉiam estas ne agrabla afero, ĉar ne ekzistas historio nek intrigo, nur listoj kaj listoj da vortoj. Plie, se la vortaro estas nur unulingve, ekzemple PIV, la problemo estas trovi elstarajn kaj kompetentajn esperantistojn. Sed, nia vortaro estas dulingve Kataluna-Esperanto tio signifas ke oni devas trovi elstarajn kaj kompetentajn personojn verki, revizii kaj korekti en kataluna kaj Esperanta lingvoj. Feliĉe oni trovis ilin. Alia temo estas scii kiam verbo estas transitiva aŭ ne transitiva kaj tion klarigas tiu vortaro. Alia afero grava estas, ke la nuna vortaro enhavas pli ol 20000 vortojn, multi pli ol aliaj konataj vortaroj. Do, dank’ al obstino, pacienco kaj sanpaŭza kunlaborado de niaj samideanoj, ni povas prezenti al vi veran juvelon, la vortaro CATALA-ESPERANTO. Dankon por via atento.
S. Aragaj”
— bildo 3 —
KAE-Informilo -5-
ION EL ĈIO
Forpasoj
Pialerneja pastro Josep Maria Claramunt i Claramunt, mortis la 6-an de la pasinta junio, 78 jara en urbo Oaxaca, Meksiko, kie li loĝis de la jaro 1973a. Esperantisto de multaj jaroj, antaŭe pastro Claramunt estis direktoro de la Piaj Lernejoj en Calella (Barcelono).
La dimanĉon 11an de Junio, forpasis d-ro Joaquín Bielsa Vispe, el Zaragoza, veterana esperantisto kaj direktoro de la revuo KATOLIKA ESPERANTISTO.
Al ambaŭ familianoj, precipe fratoj de pastro Claramunt kaj s-rino Maria Angeles Lazaro Viladegut, vidvino de s-ano Bielsa, niajn plej koran kondolencon.
Nova eldono
Elĉerpita la unua eldono, jam estas preta la dua eldono de vortaro CATALA-ESPERANTO.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
[BILDO p.3 | 9,49,54,90] Kovrilo de la libro «Diccionari Català – Esperanto»: globo kovrita de la vorto «ESPERANTO» ripetita, sube la surskribo «Barcelona Esperanto – Centro», malgranda kataluna blazono kaj kvinpinta stelo.
[BILDO p.3 | 56,49,95,88] Malhela kovrilo de la libro «ESPERANTO en KATALUNIO»: konturo de globo kun verda stelo kaj ronda ŝildo kun la strioj de la kataluna flago; malsupre la aŭtoro «ANTONIO MARCO BOTELLA».
Ambaŭ verkoj je via dispono en BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, Bassegoda, 40, 3er. 1ª ES-08028 Barcelona.
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
ESPERANTA PROMESO-BANKO
Nur kelkaj, aŭ malmultaj, inter nia nuna esperantistaro, konis tiun ideon, jam promociita de Zamenhof en la unuaj tempoj de nia lingvo. Li (Zamenhof) proponis la sekvan inviton al kiuj hezitis: “MI PROMESAS LERNI ESPERANTO-n, SED NUR SE 10 MILIONOJ DA PERSONOJ FARAS SAME”; kompreneble, la celo estis pligandigi la nombron de nia komunumo.
De monato Decembro 2005 kaj fondita de brita almozfondaĵo “mySociety”, kreinto de pluraj retejoj kiuj celas doni simplajn, senteblajn avantaĝojn kadre de la civitana (kaj komunuma) aspektoj de niaj vivoj, aperis la retejo anglalingve konata kiel “PledgeBank.com”, kiu estas tradukata kiel “Promeso-Banko”. Do, de tiu monato, tiu paĝo estas je via dispono, kara leganto, de vi kaj de la tuta Esperanta komunumo. Sed, vi demandos, kial? Ĉar…
…nunatempe estas Renato Corsetti kiu revigligis tiun ideon.
Tial, ni kore invitas al nia gelegantaro viziti la menciitan “Promeso-Banko”-n. En tiu retpaĝo vi informos pri diversaj celoj, sed laŭ nia vidpunkto, alimaniere dirite “Esperanta vidpunkto”, ne forgesu, kiam vi sidas antaŭ via komputilo (aŭ komputilo de loka klubo, asocio, entrepreno, publika biblioteko, interreta kafejo, ktp ktp) musklaki en “www,eo.pledgebank.com”. Eble subskribu unu el la jam ekzistantaj promesoj (i.a. de Renato Corsetti), kaj malkovru pli da detaloj per la Respondaro: http://www.eo.pledgebank.com.faq.
——>>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-
<<<<——
La monda loĝantaro komence de la 20a jarcento estis, pli/malpli, 1800 milionoj kaj Zamenhof petis 10 milionojn da promesoj. En la 21a jarcento la monda loĝantaro atingas 6600 milionojn kaj Corsetti petis nur 20 milionojn. Ĉu eble tro? La nuna cifero da subskribintoj en la paĝo de Corsetti estas ankoraŭ tre malproksima de la kvanto petita. Do, karaj geamikoj, kredu en nia movado, kunlaboru kaj faru ke tiun distancon rapide alproksimiĝu.
S. Torné i Grau
————————————————
LITERENIGMO
Ĉ E V A L O A M
U L O U R S O U
O L E T S U M L
V U L P O M L O
O V O O D N U H
B O T O M A P O
R A C E R V O S
K O L O N E Z A
Legu dekstren, maldekstren, supren, malsupren, transversen kaj serĉu la nomojn de 12 mamuloj kaj poste komparu kun la solvo en la paĝo 9-a.
Sendis: Vicenç M.
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo. Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de “La Caixa” konto:21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AUTOROJ.
*********************************************
<<<<——-
Ekde tiam, nome de tiu grava HEF-institucio, kia fakte estas la menciita “Fondaĵo Esperanto”, nunatempe diligente gvidata de ĝia direktoro Antono del Barrio, kaj inter aliaj lerte zorgata de s-anoj Marco Botella kaj Ortiz Gratal, en Zaragozo, ĝia direkcio jam tre pozitive aktivadas, precipe subvencie al diversaj aranĝoj rilataj al la Hispana Esperanto-Movado. Speciale distingindan mencion meritas, pro lia efike oportuna takto, s-ano J. Mª Galofré, tiama HEF-vicprezidanto, danke al kies demarŝoj ĉe Barcelona advokato, “Fondaĵo Esperanto” fine povis ricevi la heredaĵon de SAT-ano Ballaruk, el Sabadell.
Raportis Vincento Hernández Llusera HEF-ano nº 286 kaj SAT-ano nº 32490
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
RIMARKINDAJ KURIOZAĴOJ
Unue:
Eble la ne okaziĝo de nia universitata Esperanto-kurso, kiu preskaŭ ĉiujare nia profesoro s-ano Martí Guerrero i Cots instruas je profesora nivelo en Aŭtonoma Barcelona Universitato (Bellaterra), -ne pro mankoj da lernantoj sed, precipe, pro la tiom altaj universitataj kostoj petitaj de ni-, instigis nin malkovri kiom da universitataj aŭ samgradaj altinstitutaj kursoj, estas oficiale organizitaj, ĉiujare, en la mondo.
Ni dankas al s-ro Germain Pirlot, la informoj tiurilate ricevitaj kaj agrable surprizis nin, ke en tiu ĉi jara kurso, kutime finita en la pasinta Junio, oni povis trovi 41 oficiale universitatajn kursojn en 21 landoj, laŭ la suba listo:
-Aŭstrio: Insbruck; Brazilo: Basilea-Campinas-Curitiba-Sao Paulo; Ĉekio: Brno; Ĉinio: Dalian-Hefei-Hubei-Shangdong-Tianjin; Germanio: Bamberg-Berlin-Emden-Münster-Paderborn; Hispanio: Bilbao; Hungario: Budapest; Italio: Torino; Japanio: Minoo; Korea Resp.: Iksan-Seoul/Ĉonan-Seoul/Jongin; Kostariko: San José 2x; Kubo: La Habana; Litovio: Kaunas-Siauliai; Meksiko: Mexico; Nederlando: Amsterdam; Pollando: Poznan 2x; Rusio: Tagil-Vladivostok; Svedio: Stockholm-Umea; Usono: Brattleboro-Elsah-Rochester-Stanford/Palo Alto; Uzbekio: Taŝkent; kaj Venezuelo: Caracas.
Bedaŭrinde, al la antaŭa listo, mankis precizaj informoj de aliaj universitatoj, kie, ankaŭ okaziĝis kursoj.
Due:
Alia rimarkinda kuriozaĵo estas kiom da Nobel
——>>>>
— bildo 5 —
KAE-Informilo -9-
<<<<——
-premioj estis aljuĝataj al homoj kiuj aprobis, studis aŭ praktikis la Internacian Lingvon Esperanto-n. Tiun novaĵoj ni ŝuldas al la laboro farita de s-roj Claude Piron kaj Henry Masson, kiujn transdonis al ni la koncernajn detalojn. Koran dankon pro ilia kunlaborado.
. La Nobel-premiitoj kiuj studis/as kaj praktikis/as la lingvon estis/estas:
Sir Joseph Thomson, fiziko, premiita la jaro 1906 Alfred Herman Fried, paco, ” ” 1911 Rabindranath Tagore, beletro, ” ” 1913 Linus Pauling, ĥemio, ” ” 1954 Daniel Bovet, medicino, ” ” 1957 Alfred Kastler, fiziko, ” ” 1966 Reinhard Selten, ekonomio, ” ” 1994
Krom la sep antaŭe menciitaj, oni trovas aliajn 18 premiitoj kun pli malpli de interrilato kun nia lingvo; ekzemple, Albert Einstein, kiu akceptis la honoran prezidantecon de la 3-a internacia kongreso de SAT, la Ruĝa Kruco, diversfoje premiita kun la Nobel pri la Paco; tiun institucion promulgis deklaracion favora al Esperanto, en Ĝenevo, en la jaro 1921-a.
S. Torné Grau
************************************************
Solvo de la literenigmo (paĝo 7-a): mulo muso ĉevalo urso kato azeno cervo hundo vulpo lupo mustelo bovo
Ĉu vi volas ĝui kun la legado de I.Ramonet en “Le Monde Diplomatique”, pri “PLANEDA PIEDPILKO”, “ĈU SCIENCO ESTAS UNIVERSALA” aŭ aliaj temoj en bonega Esperanto? Trovu ĝin en: http://eo.mondediplo.com/
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
PRAHISTORIO de FONDAĴO ESPERANTO
Eklerninte Esperanton fine de la jaro 1934, mi, la subskribinto, komencis aktivi en ĝia enlanda movado jam la sekvantan jaron, kio ebligis al mi iom post iom kontakti, kaj eĉ amikiĝi, kun pluraj esperantistoj en- kaj ekster-urbaj. El la unuaj, mi volas precipe distingigi, en tiu ĉi kunlaboraĵo, k-don Petro Casanovas Manent, longatempan aktivulon en la proleta Esperanto-Movado de la kataluna urbo Sabadell, kie li, proksimume la jaron 1931, mem fondis delegacion de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), kaj reliefe kunlaboris en la tiutempe tre aktiva Barcelona organizacio PUIL, Proletesperantista Unio de Iber-Amerikaj Landoj. K-do Petro Casanovas Manent, kelkafoje skribe uzanta sian pseŭdonimon Ballaruk, ĉiam vigle alternigis sian efikan kontribuon ne nur en la tiel nomata Esperanto-movado neŭtrala, sed ankaŭ en tiu proletesperantisma de la menciita organizacio PUIL, kie liaj intimaj amikoj s-ano Mikaelo Sender Brota kaj d-ro Jozefo Borrell Soldevila, ambaŭ el Barcelono, okupis gravajn postenojn.
Freŝe restas en mia memoro tiu trio, kun kiu mi ofte kontaktis precipe en la periodo post nia intercivitana milito. K-do Ballaruk daŭre min vizitis hejme kaj eĉ ĝentile nomis mian ŝuriparistan butikon, en kiu ĉiuhore mi deĵoris pro panakira laborado, la esperantista renkontejo de Sabadell, manke de lokalo por la tiutempa ankoraŭ ne renaskiĝinta Esperanto-klubo loka.
Ĉar en tiu postmilita periodo, ekde la jaro 1939, la katalunaj esperantistoj diversurbaj kutimis daŭre sin renkonti en Barcelono, cele
——->>>>
— bildo 6 —
KAE-Informilo -11-
<<<<——-
interparoli pri la revigligo de la Esperanto-movado, ofte ankaŭ inter la kunvenantoj troviĝis s-ano Mikaelo Sender Brota, tiam ĵusa HEF-membro, kies intervenoj ĉiam baziĝis sur la sama argumento, laŭ kiu por serioza progresigo de Esperanto nepre necesus starigi fondaĵon kun laŭeble plej sufiĉa kapitalo. Ja tiun lian ideon ĉiuj trovis bona, sed la sukceson de ĝia realigo oni kalkulis ne atingebla…
Nu, la senlaca s-ano Sender ne malesperis, sed plu multiplikis sian agadon serĉe de altruismaj kontribuantoj por sia ideala fondaĵo. Tiucele, li ofte kontaktis kun pluraj gesamideanoj diversurbaj, precipe el Sabadell, en kiu urbo li plurafoje vizitis mian ŝuriparistan butikon, por amike komentarii siajn demarŝojn rilatajn al tiu lia revata fondaĵo.
Feliĉe, li fine sukcesis varbi, por tiu sia ĝis tiam utopia projekto, s-rinon Eliza Ferrándiz, tiutempe jam vidvino de lia bedaŭrata amiko Petro Casanovas Manent. Ŝi, memore al sia forpasinta edzo, mecenatece destinis konsiderindan monsumon, kune kun tre valora tereno en Barcelono, kiel altruisman donacon al la ekde tiam fariĝinta serioza projekto de “Fondaĵo Esperanto”.
Aparte gravan taskon en la fina oficialigo de “Fondaĵo Esperanto” oni ŝuldas al tiutempa prezidanto de HEF = Hispana Esperanto-Federacio, d-ro Mikaelo Sancho Izquierdo, danke al kies efikaj demarŝoj oni sukcesis oficiale starigi ĝin en Zaragozo, la jaron 1969, kiel kulturan societon “bonfaran-docentan”.
——–>>>>
Dua epoko, n-ro 56, oktobro-decembro 2006

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 56, oktobro-decembro 2006.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,1,99,30] Emblemo de KAE en verda koloro, en rondangula kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», dekstre sube «Katalunujo», maldekstre vertikale la subskribo «Kintana».
N-ro 56/Dua epoko/Dudeka aperjaro/OKT-DEC 2006
[BILDO p.1 | 53,33,99,74] Foto: granda grupo da kongresanoj sur la placo de Pizo; maldekstre la Baptejo, en la fono la Katedralo kaj la Klinita Turo.
91-a Universala Kongreso en FLORENCO (Italio) Kongresaninoj en la “miraklaj” placo de Pisa
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
“DOCTOR ZAMENHOF, autor de ESPERANTO”
Maryorie Boulton
[BILDO p.2 | 8,9,29,43] Portreto de D-ro L. L. Zamenhof sidanta, kun okulvitroj kaj barbo, la kapo apogita sur la mano; sube la surskribo «DR. ZAMENHOF – AUTOR DE ESPERANTO».
DR. ZAMENHOF AUTOR DE ESPERANTO
Unue anglalingve verkita de Maryorie Boulton, kaj poste denove verkita de la aŭtorino en Esperanto -ne tradukita kiel oni povus supozi- aperas nun hispanlingve, dank’ al la laboro farita de VALE (kaŝnomo de D-ro/med. Julio Tarín Cortés) el Valencio.
Estas verko de 175 paĝoj bele eldonita kaj de agrabla legado. Tre interesa biografio de D-ro L. L. Zamenhof kune kun la historio de la kreado de nia lingo Esperanto, siaj sukcesoj kaj malsukcesoj.
Je la komenco de la libro, oni trovas malgranda historio pri la Esperanto-movado en Cheste, 26 km for el Valencio, naskiĝurbo de s-ano Tarín.
S. Torné
********************************************
MONATAJ ESPERANTO-BABILADOJ
Somero estas malbona periodo por niaj monataj babiladoj, ĉar okaze de ferioj de la kutima partoprenantaro, la moderiganto Luis Serrano, tute simple ne kunvokis nin. Sed…samtempe ni memoras al vi ĉiuj, ke la venonta babilado okazos la 15-an de Oktobro, ĉe Vegetarana Centro Deltell, en Valldoreix, kun la taŭga temo “Ĉu ni mortigas la naturon”.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
KAE-Informilo -3-
91-a Universala Kongreso en FLORENCO (Firenze – Italio)
La 91-a UK okazis en Florenco de la 29-an de Julio ĝis la 5-an de Aŭgusto 2006.
UEA registris 2209 personojn el 62 landoj…
Sur la bazo de la oficialaj informoj, de la kolektado kaj analizo de la ciferoj indikataj en la UK-dokumentoj, estas eble precizigi la jenon:
-Kvin unuaj naciaj delegacioj (ekde 100 personoj): Francio 14%, Italio 12%, Japanio 9%, Germanio 8%, Pollando 6%
-Dispartigo laŭ la kontinentoj: Eŭropo 78,7%, Azio 13,9%, Amerikoj 6,4%, Oceanio 0,3%, Afriko 0,7%
La temo de la Kongreso estis: “Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo”.
La Kongreso uzis tri situojn kiuj kelkafoje kreis malfacilaĵojn.
Ĉi-poste ni ekzamenu la diversajn ĉefajn fazojn de la Kongreso:
A – Malfermo (solena inaŭguro)
Ĝi okazis dimanĉe, la 30-an de julio, laŭ la kutima protokolo, en la salono Zamenhof interne de la Fortezza da Basso (Fortikaĵo de Basso) sed ekstere de la Kongresejo.
Sur la podio estis, krom la gereprezentantoj de la esperantista movado, nur la reprezentanto de la urbestro, S-ro Eugenio GIANI skabeno.
En la honoraj seĝoj de la publiko, sidis du regionaj Prefektoj reprezentante Florenco-n (sidejo de la UK) kaj Prato-n (sidejo de la infankongreso).
Bedaŭrinde, pro la nombro de la kongresantoj, la malfermo okazis en industria konstruaĵo kies paralelepida formo necesigis 2 televidajn ekranojn ambaŭflanke de la podio…situacio ne ideala.
——>>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
<<<<——
Tiu-ĉi reliefigas, por la elekto de iu ajn kongreso-urbo, la eblecon disponi sufiĉajn lokojn por la efika kaj prestiĝa organizado. Estas evidente ke la problemo estas tre konata de la georganizantoj. En Florenco, la skabeno indikis ke la “Palazzo Vecchio” (fama situo en la kerno de la urbo) estis antaŭvidita, sed ĝi ne povis akcepti tian ĉeestantaron.
B – Disvolviĝo de la Kongreso.
1 – Kiel kutime, la kongreso-popolo havis je sia dispono ĉiujn konferencojn, kunsidojn kaj aktivaĵojn kiujn la fekunda homa spirito povis imagi por allogi la gesamideanojn al la amikeca, instrua, kolega kaj distra fontoj kiuj ĉiam konsistigas la kongresan esperantistan vivon.
2 – La Komitato de UEA elektis kiel honoraj membroj la jenajn samideanojn, pro eminentaj servoj al Esperanto: Umberto BROCATELLI (Italio), Otto HASZPRA (Hungario).
3 – La Komitato de UEA akceptis la aliĝon de novaj landaj asocioj: NEPALO kaj MALAGASO (Madagaskaro).
4 – Estis anoncita la elekton de Rotterdamo (Nederlando) kiel sidejo de la 93-a Universala Kongreso en 2008.
En 2007, la UK okazos en Jokohamo (Japanio).
5 – La UK por infanoj akceptis 35 gepartoprenantoj.
6 – Ni citu, pro kuriozaĵo, la aliĝo kun la numero 2209 (lasta) de la plej juna kongresanto Cristiano AQUILINA (itala bebo de du monataĝa).
7 – La Prezidanto CORSETTI nomis “suna” tiun kongreson.
=/=/=
Konklude, estas grave substreki ke: ——>>>>
KAE-Informilo -5-
<<<<——
– Ĉiu UK estas la pruvo ke la movado estas vivanta kaj estas ĉiam la plej granda jara evento en Esperantio.
– La Loka Kongresa Komitato (LKK) kaj ĝiaj gekunlaborantoj plenumas ĉiam preman, pezegan taskon necesigante la partoprenon de pluraj dekoj da gesamideanoj (en Florenco, ĉirkaŭ 80).
– La nepra rolo de UEA kies meritojn ne plu necese estas rememorigi.
Dankegon al ĉiuj kaj plenan ŝuldosenton.
La 22-an de Aŭgusto 2006.
Rolland ACCOMIATO
********************************************
ION EL ĈIO
Nia prezidanto Josep Mª Galofré, estas unu el la 76 nomumitaj membro-konsilantoj de la urbo Sabadell; la posteno estas por periodo de kvar jaroj.
Tiu urba konsilantaro, nove kreita kaj kiu prezidas la urbestron el Sabadell, s-ro Manuel Bustos, volas esti akso de partopreno, diskutado kaj informado pri strategia urba agado kaj integrigas ĝin reprezentantoj de la politika, ekonomika kaj socia Sabadell-a mondo.
+++++++
La 23-an de majo 2006, naskiĝis ĝemeloj IVAN kaj VICTOR, filoj de Joan Manau Valor, kaj lia edzino Loudmila Kojina. Li estas fidela esperantisto kaj nunatempe magistratano pri kulturo en la urbo Sabadell. Al la gepatroj kaj al iliaj geavoj, Ramona kaj Ramon, tiu lasta veterano esperantisto loka, nian plej koran gratulon.
+++++++ ——>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
<<<——
Kaj en la 5-a de julio 2006, naskiĝis Joana Mariona HORNE MIMÓ, filino de Jason HORNE kaj Sílvia MIMÓ, nepino de la bedaŭrata esperantologo loka Lluís Mimó Espinalt kaj lia feliĉe ankoraŭ vivanta esperantistino , s-anino Teresa Lladós Castellet.
Al ĉiuj gefamilianoj, nian gratulon.
+++++++
La pasintan 27an de Aŭgusto, je la aĝo de 100 jaroj, forpasis s-rino Rosa Galvany, patrino de nia kunsocietano, amiko kaj prezidanto de Barcelona Esperanto-Centro, Salvador ARAGAJ GALVANY. Nian kondolencon al ĉiuj gefamilianoj kaj ke ŝi pace ripozu.
+++++++
La mond-pokalo de Futbalo 2006 jam finiĝis kun la “gloro” por la italoj, feliĉe. Sed, ĉu vi sciis, ke okaze de la “Mond-pokalo”, ĉirkaŭ tri milionojn da spektantoj -plejmulte virojn- vizitis Germanion? Kaj ke oni “importis” je 40000 virinoj el Meza kaj Orienta Eŭropo por “sekse deĵori” por tiuj viroj? Kaj, fine, ke pro tiu evento, la germana seksa / industrio starigis gigantan prostituan komplekson por profiti la “komercan haŭson” kun 3000 kvadratajn metrojn vasta, apud la ĉefa stadiono de la Futbala Pokalo, kiu kapablas akcepti 650 virajn klientojn samtempe?
+++++++
La 5-a Someraj Dialogoj Esperanto en Esperanto-Restadejo de BEC, Monistrol de Montserrat, la 9-an kaj 10-an de la pasinta Septembro, aliĝis 15 personojn.
+++++++
SATOR
KAE-Informilo -7-
14-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO.
Kvankam la programo de nia Internacia Semajno, en La Pineda (Tarragona), Hotelo Carabela, de la 24-a de Septembro ĝis la 1-a de Oktobro, enhavis pli aŭ malpli similajn aktojn, prelegojn, ekskursojn, ktp kiel en la antaŭaj jaroj, unu fakto oni ĝoje devas elstari; ke la aliĝintoj, atingis la ciferon 114.
Por la unua fojo, ni trapasis nian propran rekordon. Tio, kompreneble, fieras kaj kontentigas la organizantaron. Sed la fakto, ke turistoj kaj nia grupo plenplenigis la hotelon, devigas nin sendi aliĝintojn al alia ne proksima hotelo, kion ni multe bedaŭris kaj devigas nin peti pardonon.
Grandega internacia etoso oni ĝuis en la du interkonajn vesperojn organizitajn, ĉiam abunde kaj kore tostitaj kun ĉampano ESPERANTO.
Do, ĝis la venonta!
S.T.G.
NIA SEMAJNO
Jes, naskiĝis ĉi tiu internacia evento, antaŭ dek-kvar jaroj de semideaneca sento, cele lanĉi Esperantan Hispanion al vento nia Semajno traviviĝas en plena konsento.
Geesperantistoj venas al ĉiu kontinento, tiu kuniĝo de fremdaj homoj , jen fundamento, montri al la mondo, kio estas Zamenhof-invento, por lingva interkompreno plej bona elemento.
Mencii ĉiujn ne eblas, sed jes al franca gento, je alveno, salutojn, bondezirojn en konsento, memoriĝi pri lasta Semajno, kia momento, ĝui sep tagojn, kune en plenplena amosento
Prelegoj, debatoj, Esperanta inteligento, Esperantaj altranguloj instigas al prudento, ne troigi pri ni, kaj revolucia agento, jam estas Esperanto por lingva interkonsento.
La Esperanto-familio estas evidento, vere ĝi estas kvazaŭ tre supera eminento, ĉar amo, kulturo ne estas ia rudimento, ĝin jam estas amo-volo de kultura segmento.
Ne mankas vesperoj amuzaj por ĉies kontento, ĉampano Esperanto, kukaĵoj por via dento, jes kara, ĉio kune jam estas grava fomento, ĝin atingas la Semajno, en fervora kunsento.
Ni ekskursas al ĉiu kataluna monumento, ĉiu lernas kutimojn, kulturojn, kvazaŭ studento, tagoj kunvivitaj, memorataj en reprezento, de konkordo ekzistanta ene ĉi tiu ento.
Semajno rapidas, ĉion trenas kvazaŭ torento, ĉiu sin aŭdiaŭiĝas, ĉar jen vera fragmento, de nia Esperanta vivo, kun bonega rento, jes, venontajare aldoniĝos alia poento.
Luis Serrano Pérez
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo. Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de “La Caixa” konto:21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
********************************************
KARAJ GEMEMBRO-ABONANTOJ, NE FORGESU PLENUMI VIAN REABONON POR LA VENONTA JARO 2007. PRO TIO, TUTE SIMPLE, ENIRU EN LA PLEJ PROKSIMAN OFICEJON DE “CAIXA D’ESTALVIS I PENSIONS DE BARCELONA”, ANKAŬ KONATA KIEL “LA CAIXA”, KAJ ENMETU 10 EŬROJN, SE VI ESTAS INDIVIDUA MEMBRO (AŬ 12 EŬROJN SE VI ESTAS “FAMILIA” MEMBRO), EN NIA KONTO NUMERO 21000461960200045498. SE VI PREFERAS PAGI PER POŜTA GIRO, LEGU SUPREN DE TIU PAĜO. ĈIAM TRE DANKEMA,
LA REDAKTORO
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
KRISTNASKA LOTERIO. La nunjara numero de KAE estas -29136-, lotumota la 22 de Decembro 2006. Ĉiu slipo prezas 3 eŭroj kaj la mono ludata estas 2,50 eŭroj. Ŝancon al ĉiuj!
——————————————–
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
58-a IFEF Kongreso en ŜANHAJO
De la Kataluna Fervojista Esperanto-Asocio partoprenis 9 membroj en tiu Kongreso. Ni eliris el Barcelono la 5-an je tagmezo, alvenante al Ŝanhajo je la 3-a de la 6an de Majo (jam 9-a horo en Ĉinio). En la Hotelo-Kongresejo, disdonado de dokumentoj kaj Interkona Vespero.
Dimanĉon 7-a de Majo. Solena inaŭguro. Salutis Li Sen, prezidanto de LKK, d-ro Romano Bolognesi, prezidanto de IFEF, s-ro Yu Tao, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj aliaj altranguloj de la ĉina fervojo. Sekve komuna fotado kaj poste Nacia Vespero.
Lundo 8-a. Matene, komitatkunsido de IFEF (nepublika) kaj postagmanĝo duontaga ekskurso al Templo de Jada Budho.
Mardo 9-a. Publika kunsido kaj prezentado de venonta 59-a IFEF Kongreso en Parizo. Eble estus en Pollando la 60-a, jaro 2008. Vespere ni ĝuis grandegan spektaklon de la nokto de Ŝanhajo
Merkredo 10-a. Tuttaga ekskurso al urbo Hangzhou.
Jaŭdo 11-a. Fakprelego pri la fervojo Qinhhai Tibeto. 960 km. da fervojo superas 4000 metroj la marnivelon, la plej alta parto 5072 metroj. Vespere la tradicia bankedo de IFEF.
Vendredo 12-a. Ni vizitis muzeon de fervojo. Poste ni veturis per magnetsveba trajno sen radoj, kiu atingas 430 km. horo. Poste solena fermo de la kongreso.
Niaj kongresanoj ankaŭ ĝuis tre interesan postkongreson en Pekino, kun vizito al la ejo de Ĉina Esperanto-Ligo, ekde kie dissendas la web de El Popola Ĉinio kaj la programoj de Radio Pekino.
Martí Guerrero i Cots
KAE-Informilo -9-
(Historia temo)
PRATEMPAJ VIVOSIGNOJ
Estas evidente, ke la geografion de Iberujo studis pli aŭ malpli ĉiuj geografoj en sia epoko, precipe Grekoj kaj Romanoj, kaj ĝi eĉ estis parto de la antikva mitologio, kion tre bone pruvas la historiisto D-ro Emilio Hubner en sia verko “Hispanlanda Arkeologio”.
Tiun interesiĝon por la duoninsulo laŭŝajne motivis ĝia natura -hodiaŭ ni dirus strategia- situo, ĉar ja la homoj de tiuj mediteraneaj civilizacioj, en siaj longaj aventur-vojaĝoj tra la maro, nepre devis halti antaŭ la marbordoj de Iberujo kaj Afriko, kiuj baris al ili la navigadon, nur eblan tra la Ĝibraltara markolo.
Tial, la geografiaj priskriboj aŭ kartografioj tiutempaj pri nia duoninsulo preskaŭ ekskluzive traktis ĝiajn marbordojn, ĉar nur tre malofte oni profunde penetris la internon de Iberujo. Sed kiam venis la epoko de gravaj konkeroj aŭ invadoj, precipe en tiuj de la milita okupacio fare de la Romanoj, tiam, en tiu epoko, oni komencis desegni mapojn kaj konstrui longajn militvojojn, kiujn poste oni uzadis por komerca trafiko.
Laŭŝajne, la Roma Imperiestro Aŭgusto, post la morto de lia antaŭulo Julio Cezaro, decidis realigi ties grandajn projektojn, inter kiuj estis: registrado de provincaj loĝantoj, starigo de kolonioj, konstruo de publikaj vojoj, kaj kompleta mezurado de ĉiuj teritorioj regataj de la Roma Imperio.
——>>>>
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
<<<<——
Post tiu kunordigado, kiu postulis grandan statistikan laboron, oni povis fine pretigi grandan tre kompletan mapon de la Imperio. Pri tio, jen kion skribis la kompetenta plumo de iama direktoro de la “Muzeo pri Historio de Sabadell”, la prestiĝa jam forpasinta samideano s-ro Lluis Mas Gomis: “kiel detalo konfirmanta unu el tiuj statistikoj, kiujn ordonis fari la Imperiestro Aŭgusto, estas rimarkinda la edikto de registrigo, deviga eĉ ĝis Judujo, kio motivis la translokiĝon de Jozefo kaj Maria al Bet-Leĥem, kie tiuokaze naskiĝis Jesuo-Kristo, tiel praviganate la profetaĵon pri la naskiĝo de la Mesio”.
Montriĝis ĉe la Romanoj tiuepokaj certa prefero por la konstruo de militaj vojoj tra la tuta Imperio, ĉiuj komenciĝantaj de apud monumenta kolono, grandparte el oro, kiun Aŭgusto mem ordonis starigi en la Roma Forumo. Sur tiu granda cipoforma kolono estis ĉirkaŭe gravurita la imperiaj itineroj.
Danke al la eksterordinara laboro farita sub la regado de la Imperiestro Aŭgusto kaj lia bofilo Agrippa, pluraj kunlaborantoj, precipe militaj, povis i.a. elaranĝi grandan mapon, kun komentario pri la itineroj, konatan laŭ la nomo Agrippa. Paralele al tiu laboro, Aŭgusto mem diference redaktis sian faman brevieron. Oni supozas, ke la mapo Agrippa, same kiel la breviero Aŭgusto, ambaŭ ofte menciataj de la historiistoj, estis grandparte koincidaj inter si, precipe rilate Hispanujon, kaj oni eĉ konjektas, ke en ambaŭ verkoj, povus esti indikitaj la haltejoj kaj distancoj de la itineroj plej gravaj.
——>>>>
KAE-Informilo -11-
<<<<——
Sed feliĉe por ni, hispanoj, parton de tiuj itineroj oni plu povas konservi danke al la tri arĝentaj cipoformaj Vazoj Apolonaj, kiujn oni eltrovis, la jaron 1852-an, en Vicarello (Italujo). Oni kalkulas, ke tiuj vazoj estis faritaj en la unua aŭ dua jarcento de nia erao. Poste, en la tria jarcento, aperis alia vazo, konata laŭ la nomo de la Imperiestro Antonino, malpli granda ol la antaŭaj, kaj kun diferenca itinero. Sur la kvar vazoj cipoformaj estas ĉirkaŭe skribita la itinero inter la deirpunkto Romo, ĝis la celo Gades, antikva urbonomo de la hispanlingva Cádiz (=Kadizo), kun la distancoj inter la diversaj haltejoj troviĝantaj apud vojgastejoj, vilaĝoj aŭ eĉ urboj.
La Kadizaj artistoj, kiuj diversperiode ellaboris tiujn vazojn, evidente ne celis fari artajn verkojn, sed kontraŭe, ili ŝajne laboris laŭ komercista vidpunkto, kio eĉ motivis misindikojn kaj difektojn en ilia tasko. Tiuj vazoj utilis al la translokiĝantoj ne nur kiel vojo-indikiloj, sed ankaŭ por trinki dum la irado.
La kuraclokon de Vicarello (Italujo), kie troviĝas la famaj termofontoj, antikve nomataj AQUARE APOLLINARE, tre probable dediĉitaj al Apolono, dio de la medicino en la greka mitologio, kutime vizitadis kuraciĝintoj kaj ankaŭ homoj sukcese atingintaj sian irado-celon, por ofere ĵeti diversajn objektojn en la varman akvon kiel dankan voton.
(daŭrigota venontanumere)
E-traduko de: POSTTEMPULO = V. H. Ll.
Dua epoko, n-ro 57, januaro-marto 2007

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 57, januaro-marto 2007.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 55,1,99,30] Kapemblemo de la bulteno: grandaj literoj «K», «A», «E» kun steloj, en kadro; malgranda vertikala subskribo «Kintana» maldekstre.
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
N-ro 57/Dua epoko/Dudekunua aperjaro/JAN-MAR 2007
[BILDO p.1 | 57,31,98,62] Nigrablanka foto: grupo da viroj en kostumoj kun broŝuroj en la manoj, ĉe la inaŭguro de semajno.
14-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO, VILA-SECA, La Pineda. La urbaj aŭtoritatuloj prezidis ĝian inaŭguron. Dekstre/maldekstren:S-ro Josep Grasset, urbokonsilanto pri Kulturo kaj Turismo, S-ro Josep Poblet i Tous, urbestro. S-anoj Luis Serrano kaj Salvador Aragaj. En dua vico, fraŭlino Montse Pilo direktorino de la loka turisma oficejo parolante kun Santiago Torné pri la organizado de la akto.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
[BILDO p.2 | 6,3,28,15] Desegnaĵo de pinbranĉo kun punktoj.
FELIĈAN kaj BONEGAN NOVAN JARON 2007
OSIEK-PREMIO 2006
En 2006 la Osiek-anoj proponis 20 verkojn premiindajn; ĉiuj estis prezentitaj en la junia numero de La Gazeto. La 21an de julio 2006, dum la IEK en Timişoara, Rumanio, sekreta voĉdonado atribuis la premion al
André CHERPILLOD
[BILDO p.2 | 5,32,26,55] Krajona skizo de André Cherpillod, kun la mentono apogita sur la mano. Subskribo: «Skizo de [nelegebla]».
pro
‘Konciza etimologia vortaro’
Gratulon!
La premio, 600 €, rekompencas vivantan aŭtoron pro publikigita verko ne fikcia aŭ pro grava traduklaboro
informoj: La Gazeto 55210 Creuë Francio http:// osiek.org
OMAĜE AL AŬ
Mi atendis vin senpacience hieraŭ, sed vi, mia amo, ne venis, eble morgaŭ. Mia koro forte batadas, venu tuj, aŭ la amo-sento por vi, mortigos min, baldaŭ. Suno, luno, floroj, poetoj estis antaŭ, la veraj karaj esperoj, por la poŝtmorgaŭ, ho! miaj iluzioj, de amo por ambaŭ, nune, ĉio por mi estas vere ja, kontraŭ, tiu vivo, kiun mi vidis por hodiaŭ, Amata, vivcelojn, nun mi havas apenaŭ, malespero, se vi ne amas estas ĉirkaŭ, mi, kaj la morto rondas konstante, anstataŭ la feliĉon kaj ĝuon kiun mi revis, laŭ promesoj de niaj varmegaj kisoj, kvazaŭ ne plu ekzistus por ni la antaŭhieraŭ..
Luis Serrano Pérez
[BILDO p.2 | 29,62,48,80] Desegnaĵo de donaco: pakaĵo kun granda banto.
KAE-Informilo -3-
LITERENIGMO
| Ĉ | E | V | A | L | O | S | U | M | V |
| H | S | C | I | U | R | O | S | O | E |
| U | L | E | O | N | O | N | A | N | S |
| N | A | T | O | S | P | P | O | E [?] | P |
| D | O | R | R | A | E | A | L | Z | E |
| O | V | U | O | C | L | V | U | A | R |
| Ŝ | O | L | E | T | S | U | M | O | T |
| A | B | R | O | B | A | L | E | N | O |
| F | V | O | R | L | U | P | O | I | P |
| O | K | N | I | L | M | O | T | A | K |
Legu dekstren, maldekstren, supren, malsupren, transversen kaj trovu la nomojn de 20 mamulbestoj kaj poste komparu kun la solvo de la paĝo 8-a.
Sukceson!
Sendis: Vicenç M.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
- Kelnero, ĉu tio ĉi estas klubejo de la anonimaj ebriuloj?
- Kial vi tiel opinias?
- Ĉar mi neniun konas.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
ION EL ĈIO
Fenomeno kiu egalas la pezon de…360 elefantoj. Ni volas prezenti al nia legantaro aritmetikan problemon. Imagu, ke eldonejo decidas la presadon de iu E-libro, de 574 paĝoj, -certe kvanto da paĝoj ne kutimaj en nia rondo-, mezuro 15×23 cm, dikeco 3 cm. Se oni akceptas, ke la prezo de tiu ĉi libro estu, proksimume 900 gramoj, kaj ke la eldono planita atingos 1,8 milionon da ekzempleroj, -alia kvanto tute certe ne sonĝita de niaj verkistoj-, sed akceptebla en kelkaj el tiuj anglalingve nomataj “best seller” (eldona sukceso) Kiom pezos la papero bezonata? Se al vi ne plaĉas kalkuli, sciu ke 1700 tunoj estas la respondo kaj ke tiu pezo egalas la pezon de 360 aziaj elefantoj.
E-radioelsendoj. Radio Vatikana, radioelsendas esperantlingve; se bezonate, vi povas peti ĉiujn informojn al s-ano Carlo Sarandrea en: esperanto@vatiradio.va. Ankaŭ vi povas aŭskulti nian internacian lingvon en Ĉina Radio Internacia, radio-stacio kiu komencis siajn radioelsendojn en Decembro la 3-an, de la jaro 1941. Do, la pasintan jaron festis la 65-an datrevenon. Vi povas sammaniere peti informojn al espradio@cri.com.cn.
Hispana E-Kongreso, en El Puig (Valencio). Kvankam ni petis al ĉeestanto/ino en tiu kongreso, sendi al ni raporteton pri la agado kaj konkludoj, -ĉar tiu redaktoro ne povis persone ĉeesti-, tiuj informoj, bedaŭrinde, ni ne povis ricevi. Nur kiel historia atesto en nia revueto, ni devas rimarki, ke la 65-a Hispana E-kongreso 2006, okazis en El Puig, inter la 21-a kaj 25-a de
——>>>>
KAE-Informilo -5-
<<<<——
de Julio, sen granda nombro de aliĝintoj, sed alvenintaj de kelkaj landoj. Kaj ene de tiu Kongreso oni ĝuis de ekspozioj, vizitoj, kursoj, ekskursoj, prelegoj, ktp. Ankaŭ la deviga Ĝenerala Asembleo. La venonta kongreso, 2007, okazos en urbo Cuenca.
Budo de Esperanto. En urbo l’Hospitalet de Llobregat, Rambla Just Oliveres, en dometo aljuĝita de la urba aŭtoritatuloj, okaze de la Foiro de lokaj Kulturaj Asocioj, kiu okazis la 16-an kaj 17-an de la pasinta Decembro, Kataluna Asocio de Fervojistoj Esperantistaj, starigis bonegan ekspozicion kun libroj, afiŝoj kaj flugfolioj por la disvastigado de nia lingvo.
HELPON! Sendube vi ĉiuj volas faciligi kaj subteni nian laboron. Pro tio, tute simple, iru al la oficejo de “La Caixa” kaj enmetu 10 eŭrojn (12 se vi estas “familia” membro), en nia konto 21000461960200045498, kiel reabonon al nia revueto por la venonta jaro. Daaaaaaankon!
SATOR
************************************************
15-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Okazonta en Tossa de Mar (Girona) (Katalunio). Hispanio. Hotelo. Park Hotel*** str. Giverola 4 De la 29-a de Septembro al 6 de Oktobro 2007 Koresponda adreso: Luis Serrano Pérez Apartat 423. ES – 08200 SABADELL (Hispanio) Tel. (+34) 93 727 50 21 Retadreso. luis_serrano@mixmail.com http://personales.ya.com/semajno
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
MONATAJ BABILADOJ
Kvankam la babilado en “Vegetarana Centro” de Valldoreix, laŭ informo de la kunordiganto, ne atingis tre altan nombron de gepartoprenantoj, en la babilado organizita de la Esperanta Grupo de Premià de Mar, la 19an de la pasinta Novembro, estis tute kontraŭe, ĉar partoprenis 31 personojn; temo diskutita: La Energio. Oni povis aŭdi pri ĉiuj temoj. De sunaj paneloj ĝis montaraj ventomueliloj, sen forgesi aludon pri la sep fratinoj (t.e. la petrolaj entreprenoj mondaj). Loka samideano s-ro Joan Salva, legis studon pri la temo, bone dokumentata. Pri la nuklea energio, la fakto ke hodiaŭ ankoraŭ restas en nia mondo 27000 nukleaj bomboj, inter ili 12000 pretaj por tuja eksplodo ŝajnis ne multe maltrankviligi niajn geamikojn.
Do, ĝis la venonta babilado en Sabadell, la 21an de tiu ĉi monato.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
[REKLAMO p.4] Familia studsemajno en suda Francio 24 februaro -3 marto 2007
Dum ankoraù frostas en via regiono, venu al la mediteranea maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj.Vin atendas amika, familia etoso . Dum vi lernos matene en tri nivelaj kursoj,iu prizorgos viajn infanojn .Posttagmeze, vi mem aranghos vian programon; studado, promenado, familia vivo ghis la vespero, kiam estas animado . La studejo estas konforta hotelo “Le Renouveau” en Agay (che Saint-Raphael). Restado kaj manghoj por la tuta semajno : 280 eùroj ( por infanoj sub 14 jaroj : 140 eùroj ).Aligho al la kurso :55 eùroj ( familia aligho : 100 eùroj) informoj kaj alighoj : Monique Prezioso,92 impasse Jean Moulin, 83700 Saint-Raphael, prezmoni@hotmail.com; (33)4 94 83 06 88
KAE-Informilo -7-
INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO 2006
[BILDO p.4 | 54,8,80,31] Foto de diplomo kun stelita kadro: «ATESTO — La juĝkomisiono de la 14-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo aljuĝas la premion ADA SIKORSKA FIGHIERA al samideano LEO LENTAIGNE», datita en La Pineda, kun subskriboj kaj sigelo.
En nia pasinta bulteneto, paĝo 7a, ni informis pri la 14-a Internacia E-Semajno, okazinta la pasintan monaton de Oktobro, en urbo Vila Seca, apudmara kvartalo La Pineda. La informo estis nur skiza, ĉar multaj el la aktoj estis similaj al la aktoj de antaŭaj “Semajnoj”. Sed, bedaŭrinde, ni forgesis sciigi al nia legantaro, ke la nunjara premio ADA SIKORSKA FIGUIERA estis aljuĝita al s-ano LEO LENTAIGNE. Vidu apude fotografaĵon de la koncerna diplomo.
La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, ŝanĝi aŭ modifi la ortografion de Esperanto. La Akademio konstatas, ke neniu ortografia ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda, aŭ en ligo kun modernaj presmaŝinoj aŭ komputmaŝinoj, por kiuj ĝia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aŭ pro ia ajn alia motivigo. La ortografio de Eo estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion. Pro tio la Akademio konfirmas, ke la sola alfabeto de Eo estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoniĝas samloke jena rimarko: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u. William Auld, prezidanto (jaro 1982)
WILLIAM AULD, MEMORE.
Nia granda poeto kaj verkisto la pasintan monaton de Septembro forpasis kaj la trimonata eldono de nia revueto ne permesis informi vin akurate. Pro tio kaj kiel nia modesta omaĝo al li, ni reproduktas decidon de kiam Auld prezidis la Akademion de Esperanto. Kun tiu decido, plene taŭga en nia tempo kun tiom da hejmaj komputiloj alkroĉitaj al interreto kaj kelka rifuzo al la litero X kiel surogato al la litero H.
***********************************
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo. Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de “La Caixa” konto:21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
************************************************
ĜENERALA ASEMBLEO DE KAE 2007
La Estraro de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA, kunvokas vin al ties Ĝenerala Ordinara Kunveno, okazonta merkredo vespere, la 31-an de Januaro nunjara en Centre Cívic Cal Balsach, -klasĉambro n-ro 1- carretera Prat de Lluçanès nº 16 (antaŭ Plaça Creu Alta), Sabadell. La kunveno okazosje la 17-a en unua kunvoko kaj duonhoro poste se necese, sub la jena tagordo:
- Legado kaj aprobo de la antaŭa protokolo.
- Informado pri KAE-agadoj dum 2006.
- Detala informado pri financa situacio.
- Projektoj por 2007.
- Sugestoj kaj demandoj.
Ni petas kaj atendas de vi, akuratan ĉeeston.
Josep Mª Galofré – Prezidanto.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
— bildo 5 —
KAE-Informilo —8—
JARA ZAMENHOF-FESTO
Barcelona Esperanto-Centro afable zorgis pri la organizado de tiu grava jara festo dediĉita al la kreinto de nia lingvo kaj, samtempe, al la libro en Esperanto, dimanĉon la 17an de Decembro en “Casinet d’Hostafrancs” Barcelono, sidejo de BE-C. Je la 11a horo komencis la feston. Kelkaj vortoj de s-ano Salvador Aragaj, prezidanto de tiu Esperanto-Centro bonvenigis la ĉeestantaron kaj anoncis la aktoj kaj la temoj de la prelegoj preparitaj; komencis s-ano Aragaj prelegante pri “Kia lingvo estas Esperanto?”. Pensoj de la propra aŭtoro, kiujn oni povis resumi en kelkaj adjektivoj kiel “lingvo internacia, ponta, helpa, ktp, ktp, ktp”. Daŭrigis s-anon Pako Crespo, antaŭe kunordiganto de Radio Bronka, kiu prelegis pri la nuna Popola Enciklopedia Ateneo, el Barcelono, kaj de Joan Muñoz kun la legado de tre sentemaj poemoj pri la bedaŭrinde nunatempe fame konataj “etaj ŝipaĉoj” (pateras, hispanlingve), la “petrolon”, kaj la “poŝaj telefonoj”. Finiĝis s-ano Luis Serrano kun la temo “Kiel ankoraŭ ne triunfis Esperanto”, al kiu prelego sekvis viglan debaton. Bedaŭrinde alia prelego de Martí Guerrero, pri “La angla kaj Esperanto” ne povis akaziĝi, ĉar s-ano Guerrero estis en Hospitalet, en budo ene de loka Foiro de Kulturaj Asocioj, disvastigante nian internacian lingvon. La festo finiĝis kun abundaj manĝetaĵoj, invito de Barcelona Esperanto-Centro, kaj kutima frata tagmanĝo en apuda restoracio.
S.Torné G.
************************************************
Solvo de la LITERENIGMO (paĝo 3-a):
Hundo vulpo muso bovo lupo kato mustelo azeno urso ĉevalo cervo mulo leono vesperto baleno linko sciuro talpo leporo ŝafo
KAE-Informilo —9—
(el la antaŭa numero)
(Historia temo)
PRATEMPAJ VIVOSIGNOJ
Okaze de la translokiĝo de ĝia varmakva baseno, en la jaro 1852-a, aperis sur la fundo de obstrukciita kanalo granda nombro da objektoj, inter kiuj la tri cititaj arĝentaj vazoj. La “Muzeo pri Historio de Sabadell”, en Hispanujo, posedas ekzaktan reprodukton el arĝento de la plej granda kaj laŭŝajne plej antikva vazo, sur kiu, same kiel sur la du aliaj ekzempleroj, samtempe eltrovitaj en la kuracloko de Vicarello, estas ĉirkaŭe legebla la tuta itinero de Romo al Kadizo, kun la nomo ARRAGONEM, kiu estis pravilaĝo en la nuna hispana urbo Sabadell.
Al la primitiva itinero de Romo al Kadizo, kiu de tiam estis nomata “Vojo de Aŭgusto”, memore al ĝia iniciatinto, la Imperiestro Aŭgusto, la Romanoj poste aplikis alian vojon, kiu celis kroman interkomunikadon kun Barcelono, kion konfirmas la poste trovita kvara vazo.
Arragonem aŭ Arragone (de Arragone aŭ ĝis Arragone, laŭ la aplikita deklinacio), jen kiel la Romanoj skribis la nomon de la pratempa vilaĝo, el kiu originas la nuna urbo Sabadell, distanca 20 kilometrojn de Barcelono, en Hispanujo. Ekde la mezepoko tamen tiu nomo aperas en la dokumentoj kun dulitera modifo: Arrahona, termino probable iberdevena, kiun ĝis nun oni ne plene deĉifris, ĉar ja oni ne konas la lingvon de la unuaj homoj verŝajne loĝintaj en la primitiva vilaĝo.
——>>>>
— bildo 6 —
KAE-Informilo —10—
<<<<——
Inter la multaj opinioj pri la signifo kaj origino de Arragone, distingiĝas tiu de la iama Zaragoza profesoro, D-ro Andreo Jiménez Soler, kies opinio sin bazis sur la toponimio, laŭ kiu scienco: ĉiu loko havas sian nomon kaŭze de io, kaj se pluraj lokoj havas saman nomon, tio signifas, ke tiuj lokoj havas saman kaŭzon aŭ similecon inter si. Do, se pruvita la kaŭzo aŭ simileco, estas ankaŭ pruvita la identeco de nomo. D-ro Jiménez Soler asertas, ke la jenaj kvar hispanaj lokoj, nome: rivero Aragon’, la samnoma regiono (kies nomo liadire devenas de tiu rivero), la Sabadell-a Arragone, kaj la urbo Tarragona (la literon T li opinias kunigita artikolo) estas kvar lokoj diversmotive similaj inter si, kion li demonstras per ŝajne konvinkaj argumentoj.
La nomo Arragone kun la jam citita dulitera ŝanĝo: Arrahona, postvivis en Sabadell dum la mezepoko, kion atestas diversaj prialudoj en la tiutempaj dokumentoj, ekzemple: Kastelo de Arrahona, Preĝejo de Sankta Salvadoro de Arrahona, ebenaĵoj kaj deklivoj de Arrahona, travivaĵoj de la loĝantoj de Arrahona ktp.
Sub la stimulo, kiun kaŭzis la apero, en 1852-a, de la tri historiaj Vazoj Apolonaj, en kies respektivaj itineroj troviĝas, kiel dirite, la nomo Arragone, la membroj de la institucio “Muzeo pri Historio de Sabadell” diversperiode esploris kaj intensigis la elfosadon en la areo de tiu antikva vilaĝo, precipe ĉirkaŭe de ties multjara “Sanktejo de Nia Sinjorino de la Sano”. La persistan termovadon feliĉe premiis interesa malkovro de restaĵoj el la pratempa Arragone.
——>>>>
KAE-Informilo – 11-
<<<<—–
Kiel frukton de tiu elfosado, konfirmantan la identigon de la enterigita vilaĝo, oni trovis grandan vinkelon kun abundaj reservujoj, kiel ekzemple siloj kaj amforoj por grenoj kaj likvoj, bonorde distribuitaj. Ankaŭ en la proksimo de la Sanktejo aperis, krom tri fornoj por baki argilon, konstrurestaĵoj, multaj pilieroj kaj rezervujoj por diversaj uzoj, instrumentoj por la terkulturado, kiel hojoj, kaj eĉ industriaj, kiel peziloj por la teksado. Krome oni elterigis privatan termo-banejon, pavimitan per karakteriza mozaiko dediĉita al la dio Neptuno, kun kolonoj kaj kornicoj tiuepokaj. Lastatempe estis plie elfosata kelkaj ŝtonplatoj de tombo kun Romanaj skriboj. Tion ĉi kune kun aliaj pratempaj restaĵoj oni povas vidi en la “Muzeo pri Historio de Sabadell”, kies riĉan enhavon amplekse kompletigas du pliaj samcelaj institucioj lokaj, la “Muzeo pri Arto de Sabadell”, resume prezentata la tutan artan vivon en la urbo, kaj la “Instituto pri Paleontologio Miguel Crusafont”, inaŭgurita en Sabadell la 30-an de oktobro de 1969-a, en belega lokalo speciale konstruita por tiu celo, danke al la iniciato de ĝia fondinto, la eminenta paleontologo Sabadell-a, D-ro Mikaelo Crusafont Pairó, kiu dumvive favoris la Esperantan Movadon en Sabadell.
(daŭrigota venontanumere)
E-traduko de: POSTTEMPULO = V. H. Ll.
************************************************
Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata.
BORIS KOLKER “Vojaĝo en Esperanto-lando”
Dua epoko, n-ro 58, aprilo-junio 2007

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 58, aprilo-junio 2007.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 55,2,99,30] Emblemo de la asocio: la nomo «Kultura Asocio Esperantista» supre, grandaj literoj «K», «A», «E» inter steloj, la vorto «Katalunujo» malsupre dekstre kaj, vertikale maldekstre, la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — Katalunujo
N-ro 58/Dua epoko/Dudekunua aperjaro/APR-JUN 2007
[BILDO p.1 | 54,33,100,70] Foto: budo kun la ŝildo «ASOCIACION FERROVIARIA DE ESPERANTISTAS» kaj Esperanto-stelo; viro en kostumo parolas al grupo de vizitantoj, plejparte virinoj, starantaj antaŭ la vendotablo.
Foiro de Kulturaj Asocioj, okazinta surstrate Rambla Just Oliveras, en l’Hospitalet (Barcelono), la 16an kaj 17an de Decembro 2006. Jen la stando de Asocio de Fervojistaj Esperantistoj.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
VENONTAJN? LINGVOJN NOVAJN
De antaŭaj tempoj oni legis aŭ almenaŭ sciis pri la fama Babel-a turo, kie neniu komprenis la alian.
Pentekoston kaj la mirakla glosolalio faris ke la apostolojn de Kristo interkompreniĝis sin.
Oni opiniis, poste, ke dum la mezepoko “ĉiuj” konis la latinan lingvon kaj ke pere de tiu lingvo la homoj interŝanĝis konojn kaj interparolis kun la eksterlandanoj. Mankas precizigi, kiuj estas tiuj “ĉiujn”, ĉar la plejgranda parto de la tiutempa homaro estis analfabeta aŭ preskaŭ. Do, tiuj latin-scipovantoj certe devis esti malmultaj.
En epoko ne tre malproksima, amaso da gentoj ĉirkaŭata por la analfabeteco, subskribis dokumentojn tute simple pere de sia dikfingro ŝmirita en inko-kuseneto. Sed en la fino de tiu ĉi artikoleto, ni denove parolos pri la dika fingro.
Ni ĉiam legis, ke en nia mondo estas parolataj ses mil lingvoj, sed…laŭ ĵurnala artikolo (Le Monde, la 27an de Aprilo 2006) ni sciis ke la preciza nombro de lingvoj esta 5894, -multaj el ili en grava danĝero de malapero-, kaj kiel ekzemplo menciis la francan antaŭ la potenca anglalingvo, ridinda konkludo, malgraŭ ke la nuna tradukado estas multekosta kaj ke la internacia mondo funkcias angle.
Alia aspekto pri lingvoj estas la deziro de kelkaj, verdire multaj, kleruloj kiuj ĉiam kaj tiutempe volis ke la tutan homaron povus interkompreniĝi senprobleme, kaj komenciĝis la kreado de internaciaj lingvoj. La esperantistoj iom scias pri tio.
——–>>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -3-
<<<<——–
Sed la mondo turnas kaj la homara menso ankaŭ. Kaj eble frukto de tiu konstanta turnado, kelkaj monatoj antaŭe, alvenis la kanadano Jean Paul Nerrière kaj alportis sian novan internacian lingvon “Globish”, tre simila al la antaŭaj “Basic English” kaj “Special English”, tiu lasta uzata nunatempe en kelkaj radioelsendoj de “La Amerika Voĉo”. Tute simple, ambaŭ lingvoj estas specimenoj de simpligita angla lingvo.
Estis en niaj manoj la verko de S-ro Nerrière, eldono Barcelono 2006, hispanlingve, de “Don’t speak English, parolu Globish” kaj pri nia lingvo en paĝo 25a ni legis: “Inter ĉiuj iniciativoj (li aludas antaŭajn internaciajn lingvojn) la plej fama estis la kreita de Zamenhof en 1887a, baptita kiel ESPERANTO. Tiu lingvo ne estas enterigita lingvo, tute kontraŭe, ĉar ĝia taŭga konstruado logas scivolajn mensojn; do, finfine lingvo logika, oportuna kaj riĉenhava; ĝia lernado bezonas inter kvin kaj dudek elcento da klopodo ol iu ajn simila studo.” Ni volas danki al la aŭtoro de “Globish” tiujn afablajn vortojn, sed bedaŭri, ke li mem ne estu esperantisto, aŭ eble ĉu li estas ankaŭ samideano?
Sed ni finiĝas parolante pri alia nuna lingvo naskita ene de la areo-influo de la poŝaj telefonoj, tre konata kaj uzata por la sendado de SMS. Pere de tiu lingvo ĉiutage, plej preciza, ĉiu horo, oni skribas kaj sendas milojn kaj milojn, eble milionojn da mesaĝoj; tiu lingvo nek konas sintakson nek ortografion kaj kelkaj skotaj lernejoj jam akceptas esprimmanieron, ekzemple en ekzamenoj. Kaj, kurioze, tiu lingvo estas skribita nur kun la dikfingro. Kiom da progreso!
Santiago Torné i Grau
— bildo 4 —
KAE-Informilo -4-
AL NIA GASTIGANTA URBO TOSSA DE MAR
Tossa de Mar, bela, alloga, ĉarma,
ĉirkaŭata de densaj montetoj,
kun la piedoj en maro varma,
kaj viaj tre mirindaj golfetoj.
Plena de historiaj eventoj,
en la mezepoko, vere fama
pro viaj konataj evidentoj,
kontraŭ la piratado iama.
Tossanoj, iame vilaĝanoj,
ankaŭ laboristoj de la maro,
ĉiam laboremaj civitanoj,
nune turisma familiaro.
Viaj malnovaj terlaboriloj,
nune, ili restas en muzeo,
anstataŭataj [?] de informiloj
pri turismo en plena apogeo.
Tossa ĉiam allogis artistojn,
de kulturo estis, estas, nesto
vi gastigis pentristojn, verkistojn.
Tossa, kulture, konstanta festo.
“Costa Brava” aŭ Klifa Marbordo
jes, konata tra la tuta mondo
ĝuas la ferion en konkordo
homoj venintaj el ĉiu lando
Tossa, nian sinceran dankemon,
pro via afabla gastigado
vi helpas nin solvi la problemon
pri la lingva interkomprenado.
Esperanto aŭdebla en stratoj
de Tossa antikva kaj moderna,
jes, danke al viaj aŭtoritatoj
kaj kun nia memoro eterna.
LUIS SERRANO PÉREZ
KUNVENOJ EN KATALUNUJO
Jam estas oportune, ke vi planu viajn ĉeestojn en Esperanto-kunvenoj en Katalunujo.
Skribu en via notlibro, la 8an kaj 9an de la venota Septembro, en bela urbo Monistrol de Montserrat okazos en Esperanto-Restadejo la “6ajn Somerajn Dialogojn”. Informas barcelonaesperantocentro@yahoo.es
+++++++++++++++++++++++++
Kaj pri la “15a Esperanto Semajno de la Kulturo kaj Turismo, okazonta en Tossa de Mar (Girona), de la 29a de Septembro ĝis la 6a de Oktobro 2007, konsultu: http://personales.ya.com/semajno aŭ petu informojn al: luis_serrano@mixmail.com
+++++++++++++++++++++++++
*************************************************
Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata.
BORIS KOLKER
“Vojaĝo en Esperanto-lando”
— bildo 5 —
KAE-Informilo -5-
MONATAJ BABILADOJ
La 21an de la pasinta Januaro, Sabadell akceptis la unuan babiladon de tiu ĉi jaro. La salono de “Casal Pere IV” estis tro granda por la malmultaj ĉeestantoj kiujn alvenis al la kunveno. Ne gravaj malsanoj kiel kataroj kaj aliaj devontiĝoj estis la kulpantoj. Temo: “La alianco de civilizacioj” kaj ĝiaj vinkuloj kun la plej diversaj aspektoj kiel homaj privilegioj, religioj, ebla ŝanĝo de sociaj sistemoj, kutimoj, normoj, ktp. La diskuto, tre brila sed iomete triviala. Mi finiĝis kun vortoj de kataluna filozofo kaj sociologo Josep Ramoneda, kiun, en prelego pri la sama temo, asertis: Tiuj “Alianco de Civilizacioj, ideo de la hispana registara prezidanto Rodríguez Zapatero estas banalaj, diskriminaciaj kaj sektismaj”. Tute simple.
—–
Nia kara amikino Maria Almagro, invitis okazigi nian duan babiladon en sia metiejo. Estis dimanĉon la 19an de Februaro; la temo proponita de nia moderiganto estis “La Sporto”. Eble iomete la aĝo de la partoprenantaro aŭ eble aliaj kialoj, faris ke la trafaj demandoj pri tiu taŭga temo, ne vekis tre elstaran diskutadon.
—–
Kataluna Esperanto-Fervojista Asocio, l’Hospitalet, estis la sidejo de la lasta kunveneto, la 25-an de Marto. La temo: “La emancipiĝo de la virino”, kiu koincidas kun la kutimaj virinaj postuloj en tiu historia kaj tradicia monato de Marto.
La demandoj proponitaj estis ampleksaj kaj inkludis la problemojn de ĉiam depostulataj.
Entute ĉeestis 22 personoj kaj ĝoje ni informas, ke la parolan partoprenadon de la virinoj, finfine reliefigis.
. . .
— bildo 6 —
KAE-Informilo -6-
<<<<——-
Ĉiuj kunvenetoj finiĝis kun la tradiciaj bufedoj afable ofertataj de la gastigantoj kaj la kutima komuna tagmanĝo en apudaj restoracioj.
S. Torné Grau
*************************************************
[BILDO p.4 | 14,13,36,50] Desegnaĵoj el la lernolibro: infanoj premantaj manojn, ridanta suno, viro sub palmo, infanoj ludantaj, arboj, familio kaj hundo; meze, la kovrilo de la libro «Stano Marček — ESPERANTO PER REKTA METODO — Internacia ilustrita lernolibro — Ilustris Linda Marčeková».
[REKLAMO p.4] Esperanto per Rekta metodo. Internacia ilustrita lernolibro por komencantoj. Stano Marĉek. Ilustris Linda Marĉeková 110 p. 25 X 18 cm. 2006. Komplete Ilustrita 22-leciona rekmetoda kurso kun vortolisto PREZO 9 €
Instruaj Bildoj. Por Rektmetoda Instruado. Volumo I kaj II. Didaktika helpilo por la lernolibro, de Stano Marĉek. Esperanto per Rekta Metodo”. Ilustris Linda Manĉekova. 2006. 500 bildoj A5 sur kartonaj folioj en du parktikaj kofretoj. PREZO 57 €
Instruaj Bildoj por Rektmetoda Instruado. Kompakdisko Didaktika helpilo por la lernolibro de Stano Marĉek “Esperanto per Rekta Metodo” 500 bildoj en pdf-formato. Taŭga por komputila (grandekrana) projekciado. Ilustris Marĉeeková. 2006 PREZO 15 €
Aŭdo-Vida konversacia kurso por progresintoj. DVD Stano Marĉek. 2006. 8-leciona kurso kun ampleksa lermaterialo. Bildoj, sonoj, tekstlibretoj. Taŭga por DVD kaj televidaparato, aŭ komputila (grandekrana ) projekciado. PREZO 24 €
Petu tiujn verkojn al:
LUIS SERRANO PEREZ
Apartado 423 ES-08200 Sabadell
Tel. 34-937275021
luis_serrano@mixmail.com
— bildo 7 —
KAE-Informilo -7-
ION EL ĈIO
Grava eraro kaj deviga korektado
En nia antaŭa bulteno erare ni informis, ke la venonta Hispana Esperanto-Kongreso okazos en urbo Cuenca; do, tute ne. Ni devas precizigi, ke tiun kongreson, kun agrabla etoso, belaj ekskursoj kaj precipe simpatio, ĉio afable promesite de la organizantoj, okazos de la 5a ĝis la 8a de la venonta monato de Julio, en urbo PALOS DE LA FRONTERA (Huelva). Ĉiujn informojn vi trovos en: http://www.esperanto-andalucia.org
Ekspozicio
De la 8a ĝis la 21a de la pasinta Februaro, en “Centre Cívic Guinardó”, el Barcelono, oni trovis ekspozicion pri ESPERANTO EN LA ANTAŬTEMPA BARCELONO, kun poŝtkartoj, insignoj kaj afiŝoj de nia internacia lingvo. En la inaŭguro prelegis katalunlingve s-ano Martí Guerrero i Cots.
Aŭtomataj tradukiloj
La “Institut Universitari de Lingüística Aplicada” de la Barcelona Universitato Pompeu Fabra, en kunlaboro kun Universitato de Alakanto, la lan de Marto komenciĝis la projekto de aŭtomata tradukilo por publika uzado en la reto, de la kataluna kaj la kastilia lingvo al Esperanto. Al tiu projekto, kie Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) kunlaboras memstare, Kultura Asocio Esperantista (KAE) donis sian antaŭnelonge publikigitan “Diccionari Català-Esperanto” kun la uzo-rajto de la aŭtoroj Luis Serrano kaj Santiago Torné.
Oni povas memori, ke nunatempe nur ekzistas en la reto unu aŭtomata esperanta tradukilo anglalingva.
——–>>>>
— bildo 12 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92
Edita: Associació Cultural Esperantista
Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA
e-mail: esperantokae@yahoo.es
Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo
Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo.
Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA
Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421
Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de “La Caixa” konto:21000461960200045498
PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
<<<<——-
PRECIZIGO: En pasinta KAE-Informilo nº 57, paĝon 11, linion 19, mankas litero n ĉe aktiva participo prezenta-n-ta, kion pravigas ĝia koncerna frazo, nome: “… resume prezentanta la tutan artan vivon en la urbo,…” V. H. Ll.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
*************************************************
Solvo de la LITERENIGMO, paĝo 9-a:
lipo, buŝo, haro, frunto,
dento, brovo, mentono, okulo,
palpebro, nazo, orelo, vango.
*************************************************
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
<<<<——-
Forpasoj
Tiuj lastaj monatoj estis tre malbonaj por kelkaj legantoj kaj amikoj de nia Informilo.
La 19an de Decembro, je la aĝo de 93 jaroj, forpasis s-ano Marcel Lloberas Rimbal, el Terrassa, kunfondinto de nia Asocio.
[BILDO p.5 | 9,21,30,42] Gazeta eltondaĵo el «La Vanguardia» (paĝo 30, vendredo, 26 januaro 2007): funebra anonco kun la blazono de la Generalitat de Catalunya. Teksto: «30 LA VANGUARDIA VIERNES, 26 ENERO 2007 — Renat Llech-Walter — Creu de Sant Jordi — El president i el Govern de la Generalitat de Catalunya expressen el seu dol — Generalitat de Catalunya».
Nia franca amiko s-ano Accomiato, la 24an de Januaro, sciigis nin pri forpaso de veterana franca esperantisto Rene Llech – Walter, el Perpinjano. S-ro Llech-Walter, kies centjarecon solenis antaŭ dek monatoj, estis honorigita kun la Kruco de Sankta Georgo por la Kataluna Aŭtonoma Registaro (Generalitat de Catalunya).
Post longa malsano, la 26an de Januaro, je la aĝo de 75 jaroj, forpasis veterana esperantisto Josep Ferrer i Manyà, tre konata de ĉiuj Asocioj, Kluboj kaj esperantistoj el Barcelono, pro sia konstanta agado favore al nia internacia lingvo.
Urbo Terrassa perdis alian esperantiston la 5an de Marto, kiam forpasis s-ano Francesc Salvador Ayala, 83 jaraĝa.
Nian kondolencon al ĉiuj gefamilianoj kaj ke la forpasintoj pace ripozu.
Akrostikoj
La E-grupo Saint Raphael eldonas kolekton de bildpoŝtkartoj, veraj artaĵoj, kiun donos al vi la eblecon koni poeto-fotografo, ĉar sur tiuj kartoj vi trovos floran priskribon apud akrostika Esperanto-poemeto. Aĉetu ĝin al Monique Prezioso, 92 impasse Juan Moulin, FR-83700 Saint-Rafael.
SaTor
KAE-Informilo -9-
LITERENIGMO
P O O T N U R F
A P K B R O V O
L I U H A V O N
P L L A N A Z O
E R O R R N O T
B U Ŝ O A G N N
R D E N T O O E
O R E L O N A M
Legu dekstren, maldekstren, supren, malsupren, transversen kaj trovu la nomojn de 12 vizaĝaj partoj de la homo. Solvo en paĝo 12a. Sukceson!
Sendis: Vicenç M.
==================================================
Ĝenerala Asembleo de KAE
Merkredo vespere la 31an de Januaro, okaziĝis la ĝenerala asembleo de nia Asocio.
Unue estis legita la antaŭa protokolo, kiu estis aprobita. Sekvis la infomojn pri la agadoj dum la jaro 2006 kaj la detala informado pri la financa situacio de nia Asocio.
Estis legita skizo de projektoj por la nuna jaro; estis reelektitaj la samaj personoj en la deviga parta renovigo de la estraro kaj finiĝis la kunveno kun sugestoj kaj demandoj.
Josep Mª Galofré Prezidanto.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
(el la antaŭa numero)
(Historia temo)
PRATEMPAJ VIVOSIGNOJ
La “Instituto pri Paleontologio Miguel Crusafont” posedas milojn da ekzempleroj, kies kolektoj estas netakseblaj. Ĝia koncerna biblioteko estas unika en Hispanujo. Krom Muzeo, ĝi ankaŭ estas institucio por scienca esplorado, dediĉita al la studo de fosiliaj vertebruloj de la hispanlanda geografio ekde epokoj pratempaj, el kiuj vertebruloj kelkaj datumas de ĉirkaŭ cent milionoj da jaroj. Multaj el tiuj ekzempleroj estas unikaj, kaj ili konsistigas kolekton de pli ol 120 tipoj de fosiliaj bestoj, eltrovitaj nur en nia lando. Tiu Instituto estas la plej grava el Hispanujo rilate kolektojn kaj studojn paleontologiajn, kaj ĝi estas konsiderata kiel unu el la precipaj de Eŭropo. Per iu el siaj specialaĵoj ĝi estas laŭŝajne la tria en la mondo, nome pri antropomorfaj fosilioj. Kaj laŭdire ĝi estas absolute unika pro sia abunda kolekto de hiparionoj, specio de akvaj fosilioj. Krome, tiu Instituto havas kompletan kolekton de la poŝtmarkoj emisiitaj en la mondo pri la respektivaj fakoj, kio estas plia komplemento por la publiko interesiĝanta pri kultura temo, kiu priskribas la pratempajn restaĵojn en urboj kaj regionoj de Hispanujo.
Ankoraŭ kvara muzeo troviĝas en Sabadell, nome la “Muzeo pri Agrokulturaj Laboriloj”, instalita en iama kampdomo. Kvankam ne tiom grava, kiom la antaŭaj tri, ĝi tamen estas sufiĉe interesa pro sia abundo de diversaj instrumentoj rilataj al la kampara laboro.
La “Sanktejo de Nia Sinjorino de la Sano”, kiu, kiel dirite troviĝas en la areo de la pravilaĝo Arragone, en Sabadell, estis antaŭ tre
——>>>>
KAE-Informilo -11-
<<<<——-
longe modesta malgranda preĝejo, kiun oni poste reformadis kaj pligrandigis kun rafinita artismo. Ekde la jaro 1696-a, oni daŭre celebras ĉiun dimanĉon de majo, en ĝia pinabunda ĉirkaŭaĵo, tradician renkontiĝon, kiu en la pasinteco ĝuis grandan renomon, ĉar ĝi estis grandnombre vizitata, eĉ de multaj eksterurbaj pilgrimantoj. Lastatempe, al la solenaj ceremonioj religiaj oni aldonis oportunan distraĵon, kiel koncertojn de sardanoj (x), konkursojn diversajn, folklorajn dancojn ktp., kio plireliefigis la tradician feston. En la kadro de tiu ĉiujara renkontiĝo, Pastro Marko Lliró Riera, unua instruanto de la Zamenhofa Lingvo en Sabadell, oficiale celebris por la ĉeestantaj esperantistoj, jam en la jaro 1907-a, meson kun prediko en Esperanto.
La pejzaĝo de la iama Arragone, ĉirkaŭanta tiun Sanktejon, havas specialan ĉarmon, eĉ por ĝui rigardon al la malproksimo, ĉar ĝi situas sur favora loko, apud rivereto Ripoll, transe de kiu kuŝas la industria urbo Sabadell kun siaj vastaj kaj kompaktaj konstruaĵoj. De tiu kampara teraso vidiĝas ĉie la delikata diverseco de la natura regioneto Vallès, en la provinco Barcelono, kaj en la malproksimo, el inter naturaj belaĵoj, aperas majeste la famaj montoj Montserrat, Montseny kaj Tibidabo. Tiu estas la reala kaj vivoplena pejzaĝo, kiun ĉiu Sabadell-ano kunportas en sia interno, ekde sia infaneco. Tiu estas la pejzaĝo, kie situis la pratempa vilaĝo Arragone, el kiu originas la urbo Sabadell.
E-traduko de: POSTTEMPULO = V. H. Ll.
(x) tipa populara danco de Katalunujo, aŭtonoma regiono hispanlanda.
Republikigo de tiu ĉi historia raporto, traduke prezentata en Esperanton de V.H.Ll., estas permesata menciante ĝian fonton, nome el KAE-Informilo.
——>>>>
— bildo 7 —
[REKLAMO p.7] Kolora reklamfolio por la 15-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Tossa de Mar.
JEN BILDOJ PRI NIA HOTELO
JES VENU
C 0 S T A B R A V A K L I F A M A R B O R D O (vertikale)
[BILDO p.7 | 12,7,57,72] Kolaĝo el kvin rondaj fotoj de la hotelo: manĝosalono kun pentraĵoj sur la muroj kaj tabloj kun oranĝaj tukoj, bufedo kun pladoj, la hotela konstruaĵo kun naĝejo kaj kuŝseĝoj, verdaĵoplena restoracio sub tendo, kaj hotelĉambro kun lito. Ĉirkaŭe verdaj steloj.
JES.
VENU, NI VIN ATENDAS
15-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazonta en Tossa de Mar (Girono) Katalunio (Hispanio)
Dato De la 29-a de septembro ĝis la 6-a de oktobro 2007
[BILDO p.7 | 55,11,96,72] Tri fotoj de Tossa de Mar: panoramo de la golfo kun strando kaj la mezepoka murego kun turoj; aerfoto de la urbo kaj la duoninsulo kun surskribo «TOSSA DE MAR»; la kastelo super la strando kun fiŝistaj boatoj kaj banantoj. Ĉirkaŭe verdaj steloj.
P I T O R E S K A L O K O (vertikale)
Adreso : PARK HOTEL . STR. GIVEROLA 4 – 6. 17320 TOSSA DE MAR. GIRONA HISPANIO
— bildo 8 —
PROVIZORA PROGRAMO EN BILDOJ
[BILDO p.8 | 9,10,35,30] Foto de diplomo «ATESTO» de la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, kun la nomoj «ADA SIKORSKA FIGHIERA» kaj «LEO LENTAIGNE», kun medalo kaj stela bordero.
Premio Ada Sikorska
[BILDO p.8 | 42,10,63,33] Viro kun okulvitroj kaj mikrofono prelegas antaŭ projekciita bildo kun la titolo «De la akvo al la tero … pri la evoluo de la vegetaĵoj».
PRELEGOJ
[BILDO p.8 | 65,2,99,23] Granda grupfoto de partoprenantoj, sidantaj kaj starantaj.
[BILDO p.8 | 62,22,88,45] Grupo da vestokompletaj viroj kaj virino konversacias kaj foliumas broŝurojn.
En konversacio kun la lokaj aŭtoritatoj
[BILDO p.8 | 8,32,30,51] Kuiristo kun blanka ĉapo verŝas vinon ĉe tablo, kie sidas du virinoj, antaŭ standardo de la Semajno.
Ŝkeĉoj- komedietoj
[BILDO p.8 | 30,30,53,49] Muzikgrupo kun gitaroj kaj mikrofonoj sur scenejo, antaŭ standardo de la Internacia Esperanto-Semajno.
Folkloraj vesperoj
En amikeca rondo
[BILDO p.8 | 70,44,99,68] Partoprenantoj sidas vespere sur teraso ĉirkaŭ blankaj tabloj.
[BILDO p.8 | 8,52,36,71] Granda grupo da ekskursantoj antaŭ ŝtona arkpordo de malnova konstruaĵo.
Ekskursoj
K U R S O J (vertikale)
[BILDO p.8 | 40,50,64,70] Viro foliumas librojn ĉe tablo de libroservo plena de libroj.
Libro-servo
JES, ĈI TIO ESTAS NIAJ SEMAJNOJ!
Koresponda adreso: Luis Serrano Pérez Apartado 423 ES-08200 Sabadell Hispanio Tel. (34) 93 727 50 21 Retadreso: luis_serrano@mixmail.com http://personales.ya.com/semajno
— bildo 9 —
AL LA ESPERANTISTARO
[BILDO p.9 | 45,38,70,67] Portreta foto de Ada Sikorska Fighiera, blondhara virino kun malhela vesto, ridetanta.
15-A INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO. TOSSA DE MAR. GIRONA. HISPANIO 29-9 / 6-10 2007
4-a Premio Ada Sikorska Fighiera
La Organiza Komitato de la Internacia Esperanto-Semajno decidis starigi la Premion je la nomo de Ada Sikorska Fighiera, destinatan al esperantisto aŭ esperantistino, kiu akiris meriton en la laboro por Esperanto.
La Premio konsistos el medalo kaj diplomo, sur kiu, krom la nomo de la Internacia Esperanto-Semajno, aperos reliefa bildo de Ada Sikorska Fighiera kaj –dorse- la gravurita nomo de la premiito, dato kaj loko de la Semajno.
CELO. La Premio celas publike agnoski gravan kaj sindediĉan laboron por la bela ideo de esperantismo faritan de meritplena esperantisto aŭ esperantistino en kiu ajn loko de la mondo.
Donante al la Premio la nomon de la forpasinta kaj ĉie amata Ada Sikorska Fighiera, kiu ĝis sia morto konstante laboris por Esperanto (inter alia eldonante sinsekve en Bruselo, Madrido kaj Torino dum 34 jaroj la tiaman gazeton “Heroldo de Esperanto”), la Organiza Komitato intencas stimuli la esperantistojn sekvi ŝian noblan ekzemplon je la servo de nia kara idealo
KANDIDATIGOJ La proponoj por la Premio devas esti alsenditaj de loka, nacia aŭ internacia Esperanto-Grupo, Klubo, societo aŭ organizo, aŭ de esperantisto antaŭ la 15-an de aŭgusto 2007, al la prezidanto de la Premia Komisiono: G.C. Fighiera. Via Sandre 15, 10078 Venaria Reale (Torino) Italio Fax (Italio 226 30 78) giancarlo.fighiera@libero.it
PREMIA KOMISIONO. La Premia Komisiono konsistas el : Luis Serrano Pérez, Santiago Torné, Salvador Aragaj, Francesc Mas.
— bildo 10 —
“15-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO”
TOSSA DE MAR. DE LA 29-a de SEPTEMBRO ĜIS LA 6-a DE OKTOBRO 2007
“Sub aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo”
Koresponda adreso: Luis Serrano Pérez. Apartat 423. ES-08200 SABADELL (Barcelona) Hispanio Tel. (34) 93 727 50 21. Rete. luis_serrano@mixmail.com http://personales.ya.com/semajno
ALIĜILO
S-ro/ S-rino………………………………………………………………………………… Kompleta adreso…………………………………………………………………………….. ……………………………………Tel……………………………………Retadreso……………………………………
ALIĜKOTIZOJ
| Ĝis la 31-a de julio | 20 € |
| Post la 31-a de julio | 25 € |
| Gejunuloj ĝis 25 jaroj | senpage |
LA KOTIZO NE ESTOS REPAGEBLA, SED ĜI VALIDAS POR VENONTJARA “SEMAJNO”
PREZOJ: Kompleta pensiono: 32 € en dulita ĉambro po persono kaj tago. Kompleta pensiono: 42 € unulita ĉambro ( unu persono) po tago.
ATENTU: La kvanto de ĉambroj unulitaj estas tre limigita NUR 15. Por pliaj ni devos konsulti la hotelon Ĉu vi estas preta dividi ĉambron kun alia persono?
KIEL PAGI: Ĉiujn pagojn al s-ro Luis Serrano Pérez. Apartat 423. ES –08200. SABADELL (Barcelona) Hispanio.
Mi alvenos la ________ kaj restados ĝis ________ en dulita ĉambro, entute ________ tagoj. Mi alvenos la ________ kaj restados ĝis ________ en unulita ĉambro, entute ________ tagoj.
Se vi deziras restadi dum pliaj tagoj ol tiuj de la “Semajno”, volu nin averti.
Kiel tutan pagon aŭ anticipon, mi sendas al vi ________ eŭrojn.
Por pagi: “La Caixa” Konto IBAN ES66 2100-0436-1402.0013-4269 Aŭ se vi preferas per enlanda aŭ internacia poŝta mandato Prefere vi ne sendu ĉekojn, ĉar trakto de ĉeko prezas 15 eŭrojn.
Mi konscias pri la fakto, ke la aliĝkotizo ne inkluzivas asekuron (portu viajn asekurajn dokumentojn) dum mia restado en la “15-a Internacia Esperanto – Semajno de la Kulturo kaj Turismo”.
ATENTU: LA “SEMAJNO” KOMENCIĜAS LA 29-AN DE SEPTEMBRO JE LA 11-a h. KAJ FINIĜAS LA 6-AN DE OKTOBRO je la 11-a h. (DO, DE SABATO AL SABATO)
DATO SUBSKRIBO
Dua epoko, n-ro 59, julio-septembro 2007

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 59, julio-septembro 2007.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
**[BILDO p.1 | 54,1,99,29]** Kapemblemo de la bulteno: grandaj literoj «K», «A», «E» inter steloj kaj pintoj, kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» supre kaj «Katalunujo» malsupre; vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».N-ro 59/Dua epoko/Dudekunua aperjaro/JUL-SEP 2007
[BILDO p.1 | 54,32,100,70] Foto: granda homamaso sur placo kun palmobranĉoj; kelkaj tenas afiŝon kun la literoj «ESPERANTO»; malantaŭe arboj kaj konstruaĵoj.
Pasko-festo en Barcelono, la 1-an de Aprilo 2007; beno de palmoj antaŭ katedralo Sankta Familio. La pastro salutis ankaŭ esperantlingve. Niaj samlingvanoj kun afiŝo ESPERANTO.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-Restarigo de nomo ZAMENHOF al Sabadell-a arterio
(Sabadell-a urbestro Marcet kaj Esperanto)
Laŭ “Enciklopedio de Esperanto”, la unue inaŭgurita strato Zamenhof en la tuta mondo estas tiu de la urbo Sabadell, jam la jaron 1912. Sed okaze de la intercivitana milito hispana oni bedaŭrinde anstataŭigis la nomon de D-ro Zamenhof per tiu de Alcázar de Toledo, kio kaŭzis ĝeneralan bedaŭron, precipe inter la loka esperantistaro. Ŝajne konsciante pri tio, la tiama urbestro Marcet, tre influa homo tiutempa, dum dimanĉa vizito al Esperanto-ekspozicio, kiun ĉiujare kutimis aranĝi nia bedaŭrata samideano Joan Sala en la naturamika societo loka “TERRA i MAR”, la urbestro Marcet formale direktis sin al la ĉeestantaj geesperantistoj, tre afable invitante ilin en la urbodomon, por pritrakti la temon Zamenhof-strato.
Efektive, grupo de tiutempaj Esperanto-aktivuloj, inter kiuj la subskribinto ne mankis, kun intereso aŭdis la rezonojn de la urbestro Marcet, kiu siaflanke tre atente kaj delikate konsideris la celon de lia vizitanta kvinopo, kiu foriris kun la promeso, ke nova Zamenhof-strato estos certe inaŭgurata en centra parto de Sabadell, tamen bedaŭrante, ke li ne povos restarigi la nomon de D-ro Zamenhof en ĝia ĝuste origina arterio, ĉar la tiama reĝimo ĝin rebaptis Alcázar de Toledo.
Nu, kiel promesite, komence de jaro 1959, la kulturdelegito por Sabadell, d-ro Argemí, filo de loka E-pioniro, oficiale anoncis la daton de la inaŭguro de tiu nova Zamenhof-strato, kies
——->>>>
KAE-Informilo -3-
<<<<——-
solenaĵon reliefigis la ĉeesto, inter aliaj, de d-ro Herrero, tiama prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, kaj profesoro Bosch, ambaŭ speciale venintaj el Valencio. Dimanĉe, 11-an de oktobro 1959, d-ro Herrero parolis pri Esperanto en loka Ŝparkaso, sub “Poliglotismo”, kiu temo fariĝis tre interesa por la ŝtope ĉeestanta publiko. Kaj lunde, 12-an matene, geesperantistoj el la tuta provinco amase ĉeestis asembleon ĉe salono de Kooperativo “La Sabadellenca”, de kie ili procesie renkontiĝis kun la aŭtoritatoj, kiuj sub la direkcio de d-ro Argemí inaŭguris, kun longaj aplaŭdoj, la novan Zamenhof-straton promesitan.
Tiel finiĝis historia etapo.
Konklude, danke al la reinstaligo de demokrata reĝimo en Hispanio, oni ĝoje povis soleni en la urbo Sabadell, ĝuste la 16an de Decembro 1979, la restituon de la tutmonde unua Zamenhof-strato, kiu krome havas la privilegion plu resti la unuamonda arterio ricevinta la nomon de la Majstro.
V. H. Ll., 92 jara
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Feliĉa novaĵo. La 23an de la pasinta Majo, en hejmo de niaj geamikoj Ivan kaj Eva, naskiĝis filinon Abril Galofré Utset. Al la ĵusnaskita kaj al ŝiaj gepatroj kaj, speciale, al ŝia avo Josep Mª Galofré Domingo, -nia KAE prezidanto-, kaj avino Mª Carme Piedrafita Carpena, niajn plejn korajn dezirojn de feliĉo.
*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*+*
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-SCII LINGVOJN POR ĈIO
(ankaŭ Esperanto)
En intervjuo farita al la tre fame konata Umberto Eco, verkisto de “La serĉo de la perfekta lingvo”, al la demando “Ĉu estus profita universala lingvo por nia interkomprenigo?” Eco respondis: Mi opinias, ke universla lingvo estus granda avantaĝo. Sed al la demando “Ĉu ne estis Esperanto provo por la uzado de komuna lingvo? li respondis: Esperanto ne volis esti perfekta lingvo, sed universala lingvo, du aspektoj tute malsimilaj. La serĉo de perfekta lingvo estus retroiri al la antikva hebrea lingvo, la patrina lingvo, la unua lingvo. En la perfekta lingvo oni trovas magian rilaton inter la vorto kaj la aĵo; ne okazas same en Esperanto. Kaj fine, kial neniam funkciis la ideo de komuna, internacia lingvo por ĉiuj? Ĉar neniam, en nia historio, neniun, eĉ la plej kruelega de la diktatoroj sukcesis en la altrudo de lingvo, estis liaj vortoj. Kvankam ni sentas grandan admiron por Eco, multaj inter ni, eble, plene ne kongruas kun tiuj opinioj.
Do, post la antaŭaj asertoj, en tiu momento oni povas demandi sin, kial lerni Esperanto-n? La respondo povus esti tiel granda kiel la senlima imago de tiu, kiu respondus ĝin, kiel, tute simple: nur por amuzado, distraĵo, aŭ konatiĝi kaj renkonti kun interesaj, kleraj, lertaj, talentaj personoj; aŭ pligrandigi la menson, serĉi edz(in)on, legi ĵurnalojn, aŭskulti sonbendojn, ktp en tiu lingvo. Por aliaj, la utileco de nia lingvo estas limigita al laboro sur papero, t.e. legado kaj verkado; aŭ jam en la kulmino de la penso de kelkaj el niaj movadanoj, nur estu preta fari ĉion por nenion. Jam en la dua jarcento de ĝia ekzisto, tamen, nia Esperanto-movado, aŭ komunumo, aŭ civito, aŭ kultura afero, al kiu ni
——->>>>
<<<<——-
apartenas, donis, donas kaj espereble donos, konstantan senton de internacieco al ni.
Kiuj niaparte kaj de la vidpunkto de Esperantistoj, povus esti niaj devoj favore al la Zamenhof-a lingvo? Sendube kelkaj sed, interalie, kelkaj tre facilaj por ĝia simpleco: – ke ĉiu persono de vi konata sciu, ke vi estas esperantisto; disvastigi ĉiumomente nian lingvon, en ĉiu loko kaj ĉiumaniere; montri al iu ajn, ke vi uzas Esperanto-n, en diversaj aspektoj de via vivo, ekzemple la aŭskultado en tiu lingvo de eksterlandaj radioelsendoj pere de modernaj iloj, kiel komputilo kaj MP3.
Til Stegman estas germana filologo kaj aŭtoro de Eurocom, metodo kiu faros de vi leganto de kelkaj malsimilaj eŭropaj romanikaj lingvoj; tiu metodo, bazita en la fonetika simileco de la romanikaj lingvoj, permesos al vi la legadon de unu el tiuj lingvoj post nur 15 lecionoj; ĉar la aŭtoro de tiu metodo asertas krome, ke la legado de lingvoj estas bona maniero, la plej bona, por komencigi ĝian paroladon. Asertas ankaŭ, ke tiu metodo permesas la facilan komprenadon de ses/sep lingvoj. Iomete optimisto ŝajnas, sed…
Ĉar Esperanto estas ankaŭ fonetika lingvo, -unu litero, unu sono-, kvankam nur parte romanika, oni povas facile opinii, ke la adoptado de la metodo menciita devus esti sukcesa inter ni, tiom pro la lernado kiom pro la disvastigado de nia internacia lingvo.
Ideo preskaŭ sama ol la de la antaŭa alineo, ni legis en francan ĵurnalon. La skandinavoj, almenaŭ norvegoj, danoj kaj svedoj, jam delonge komprenas sin, ĉiuj en sia propra lingvo. Ségolène Royal, kandidatino en la lasta balotado pri la franca Prezidentejo, -kiujn ne gajnis-, en publika prelego asertis, ke nur sedek horoj de studado sufiĉas por atingi la rudimentojn, kiuj poste
——->>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-<<<——-
permesos al francdevena homo kompreniĝi al hispano, aŭ italo, portugalo, ktp, t.e. kun/inter personoj kies lingvoj apartenas al la sama familio. (En ĉi tiu kazo la latina familia lingvo). Pli/malpli, kiel la ekzemplo de la skandinavoj.
Ne estas sekreto, ke mirakla glosolalio kutime ne alvenas inter ni kaj sammaniere ke nunatempe la jam kutima eŭropa mono faciligas niajn vojaĝojn eksterlanden, do, pli ampleksa disvastigo de nia internacia lingvo alportus al ni facilecon similan al la deveninta de la eŭro.
Sciigi lingvojn por interkonatiĝi kun eksterlandanoj kaj ankaŭ por koni urbojn. La lingvo, ĉiu lingvo kiu permesas la homan interkompreniĝon, estas ankaŭ la voĉo de la pejzaĝo kaj ni ĉiuj bone scias kiamaniere ŝanĝas nian interparolanton kondiĉe ke ni ambaŭ povas sin interkompreniĝi.
Santiago Torné
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
MONATAJ BABILADOJ. Nia 85-a monata babilado, Barcelono, la 22an de Aprilo. En granda teatrejo, ni estis ricevitaj de niaj amikoj “Grupo Aŭroro”. Feliĉe, la partoprenantaro atingis la ciferon 27an, kaj tio plenigis la unuajn vicojn da sidlokojn.
Tikla temo: “La junularo”, traktita en 12 demandojn. Bedaŭrinde, ke inter ni oni ne trovis junul(in)oj kaj la opinioj devenis nur de maljunuloj, sen dezirebla kontrasto.
La klopodoj faritaj de la gepatroj, la teniĝo de la gejunuloj, nuna filozofio de la junularo antaŭ la vivo, iliajn problemojn pri sendependo, politiko, amuzaĵoj, familia etoso, universitato kaj aliaj taŭgaj temoj, estis sufiĉe diskutataj.
daŭrigas en paĝo 8-a —->>>
KAE-Informilo -7-
AKTUALIGO DE PASINTA KRONIKO
Cele iom ĝisdatigi propran tradukon, kiun sub la historia temo “Pratempaj Vivosignoj” publikigis la bulteno KAE-informilo,* jen tuj sekve kelkaj aktualaj komplementoj tiurilataj: Kiel sciate, la precipajn vojojn, kiuj nunatempe komunikas la nordon kun la sudo en Katalunujo, oni starigis sur aŭ flanke de la iama Vojo Aŭgusta = Vojo de Aŭgusto, kies identan itineron parte utiligis la nun fame konata Vojo de Santiago.
Lastatempe, la nuna Eŭropa Unio intencas reutiligi tiun originan Vojon de Aŭgusto, kiu de Romo ĝis Kadizo distancas 2.975 kilometrojn, cele transformi ĝin en arterion kulturan kaj turisman, imite al tiu jam fama Vojo de Santiago, kun kies blua kaj flava kolorsignaloj eĉ laŭŝajne ĝi koincidas.
Dume, la 700 – kilometran parton katalunan, de tiu Aŭgusta Vojo, jam prilaboras asocio de la koncernaj municipoj, inter ili tiu de Sabadell, precipe celantaj promocion de turismo kaj ties nunatempe furoran sporton, nome la surpadismon, (hispane: senderismo), ĉar ja la tieaj etapoj de tiu reutiligota vojo aŭtonoma, konsistantaj el 15 ĝis 25 kilometroj, faciligos fluan cirkuladon kaj al piediraj kaj al biciklé veturantaj geamikoj de la naturo. Vojaĝadi piede aŭ bicikle ja promesas trankvile kontempladi pejzaĝojn, kaj eĉ babiladi kun geloĝantoj de iliaj apudaj urboj…
Kompilis en Esperanton, V. H. Ll.
* Vidu ĝiajn numerojn 56 – 57 – kaj 58.
================================================
ESPERANTO estas la lingvo de la pacemaj popoloj.
R. Accomiato
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo. Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de “La Caixa” konto:21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
*********************************************
MEMORU!
unue: Hispana kaj Andaluza Kongresoj
due: Universala Kongreso en Jokohamo (Japanio)
[BILDO p.1 | 8,42,25,64] Emblemo de la 66-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 12-a Andaluzia Kongreso de Esperanto: velŝipo kun steloj kaj flagoj; surskriboj «66a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO», «12a ANDALUZIA KONGRESO DE ESPERANTO», «ESPERANTO PALOS DE LA FRONTERA 5-8 JULIO 2007».
[BILDO p.1 | 24,42,49,64] Emblemo de la 92-a Universala Kongreso: duonrondo kun stiligitaj ondoj kaj la surskriboj «UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO», «92a UK JOKOHAMO 4-11 de aŭgusto 2007».
kaj fine: 15-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo de la 29-a de Septembro al 6-a de Oktobro TOSSA DE MAR (Girona)
En nia redakcio, vi trovos aliĝilojn aŭ petu koncernajn informojn.
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
<<<—- devenas de paĝo 6-a Tiu sezono, niaj babiladoj finiĝis kun la 86-a en Castelldefels, la 3-an de Junio, en “Cultura Centro Frederic Mompou”, kun la afabla invito de Emilio Sanz/Nieves Martínez., ne kun temo pri diskutado, sed projekcio de filmo “La Bubo”, de Charlie Chaplin. La filmo enhavis tekstojn kaj paroladetojn en Esperanto, tradukitaj de samideano Rikard’ S. Güell kaj edzino. Kiel kutime, ambaŭ babiladoj finiĝis kun abundaj bufedoj kaj frataj tagmanĝoj.
SaTor
*********************************************
LA FITABLO
Por nia Semajno ni serĉis hotelon tasko ne facila, sed ni veteranoj entuziasme ni metas nian celon por kontentigi al gesamideanoj.
Jes, post diskutoj estis interkonsento estis prezo modera kaj akceptebla por ni, triopo, estis granda kontento ĉar nunjare la Semajno estas ebla.
Oficiala vizito al urbestro plena sukceso, ĉio iris surrade jes, jen alia malfermita fenestro por nia familio varme perade.
Oni decidis al hotelo reveni por konstati kaj esplori la manĝaĵojn Cele, scii kian opinion teni Vere, ni ricevis multajn agrablaĵojn
Rondan tablon en angulo ni eletkis, vestita elegante venis kelnero kun la menuo, el kiu ni selektis, laŭ esprimo, la manĝaĵojn per kulero.
Sekve venis afabla manĝejo-ĉefo kun ĉarto de bongustaj trinkindaj vinoj ho! ni diris, por ni tro da reliefo, krome tie estis solaj, sen edzinoj.
Celoj, projektoj, revoj dum la manĝado, makulo! la ĉefo angle parolis nin sen respekto al Esperanta agado, li afable tuj sincere komprenis nin.
Fine venis la elreviĝa momento, diru al ni, kiom estas la konto ĉefo venis kun papera dokumento patrino! ŝajnis al Everesto monto.
Ni ne povis ĝin kredi, surprizo granda jes, fakte malboniĝis nia digesto ankaŭ reciprokra rigardado granda eĉ ni dubis pri tiu hotela “gesto”
Dum la Semajno, tie estis la tablo fakte, neniel ni volis altabliĝi de ĝi ni fuĝis kvazaŭ estus diablo, pri tiu fitablo ne plu memoriĝi!
LUIS SERRANO PÉREZ
KAE-Informilo -9-
[BILDO p.5 | 53,3,70,29] Nigrablanka portreto de viro en jako, profile turnita maldekstren (s-ano Jaume Viladoms).
OMAĜO AL S-ANO VILADOMS
La 25an de Majo estis starigita en Sabadell komisiono por honorigi al s-ano Jaume Viladoms Valls (19-7-1913/16-10-1976), kie KAE estas reprezentata de s-ano Josep Mª Galofré. “Liceo Jaume Viladoms” estis en Sabadell de antaŭ 50 jaroj, kaj s-ano Viladoms, ĝia fondinto, profesoro en tiu institucio, dum multaj jaroj delegito de UEA estis samtempe elstara Esperanto-instruisto. En la jaro 1948, disdonis la unuan kurson de nia internacia lingvo en loka ekskursa sidejo “Terra i Mar”. La omaĝo komenciĝis la pasintan 29an de Junio, kun festo kaj vespermanĝo al kiu ĉeestis antaŭaj kaj nunaj lernantoj, profesoroj kaj ankaŭ, Esperanto-reprezentantoj. Daŭrigos en venonta Oktobro, en “Teatre Principal”, omaĝo kiun prezidos lokaj aŭtoritatoj kaj, komence de 2008, eldono de libro dediĉita al lia instrua agado en Sabadell, kun aparta mencio al lia esperantisteco.
STG
*********************************************
ION EL ĈIO
EN KIU PARTO EL la planedo oni trovas la plej grandan kvanton da lingvoj? Je Papu-Nov-Gvineo, oceania lando, kiu mezuras la duonon de insulo Nov-Gvineo kaj tre bona kvanto da insuloj en sia ĉirkaŭaĵo. Kvankam la oficiala lingvo estas la angla, en tiu teritorio oni parolas entute 700 lingvoj kaj tio signifas po unu malsimila lingvo ĉiu 7100 personoj. S-ANO PEDRO A. HERNANDEZ, temp’ al tempe instruas Esperanto-n kaj nun preparas bonegan kurson por la ——>>>>
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
<<<<——- venonta Oktobro. Al kiu povas interesi, petu informojn al Pedro A.Hernándezesperantio@ono.com kaj se vi volas iomete ĝui pri tio, kliku al http://es.wikipedia.org/wiki/Esperanto, kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do. Sendube, agrable surprizos vin.
MENSA HIGIENO AU PURIGO. Nia kataluna Joaquim Fuster, profesoro pri psikiatrio en UCLA kaj direktoro de skipo pri neuroscienca esplorado, rekomendas la solvon de krucvortoj, la nune furoraj sudoku-oj kaj la eksterlandaj lingvoj! se oni volas posedi bonegan memoron, parolu aliajn lingvojn ĉiutage kaj ne forlasu la dulingvecon. Do, karegaj, ekzercu nian internacian lingvon kaj via sukceso estos garatiata laŭ d-ro Fuster.
NGUYEN THU, ĜENERALA SEKRETARIO de Vjetnama Esperanto-Asocio, informis nin, ke tiu ĉi jaro 2007 komenciĝis kurso de Esperanto -por novaj lernantoj-, al kiu aliĝis 400 studentoj. Estas la unua fojo, ke tiu kurso estas disdonata en Universitato kaj estas en tiu Fremdlingva Universitato kie okazis, fine de la pasinta monato de Junio, la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto.
CLAUDE PIRON, KONATA VERKISTO ene de nia internacia komunumo estis la aŭtoro de la fama Esperanto-kurso “Gerda malaperis”. Nun oni eblas elŝuti la voĉlegitajn ĉapitrojn de tiu kurso, el paĝo kreita de samideano Raúl Salinas. La mallonga adreso kiu kondukas al ĝi estas: http://www.gerda.uni.cc/ Aldone al la sonregistro laŭ formato MP3, tiu dosiero enhavas ankaŭ la tekston de la libro laŭ pdf formato.
Red.
KAE-Informilo -11-
[BILDO p.6 | 53,5,71,29] Foto de grupo de junaj ĉinaj viroj ĉirkaŭ Esperanto-flago kun verda stelo; datmarko «07/2007».
ĈU LA PLEJ ALTE SITUITA E-ASOCIO EN LA MONDO?
Mi havis la plezuron viziti la E-Asocio de Guanzhou (Kantono) en Ĉinio, laŭ invito de ties estro s-ro John Weinzhuo Li, kie plej afable kelkaj klubanoj akceptis min. Mi estas hispano, kaj malofte estas ebleco por miaj samlandanoj veni ĉi tien. De komence mi estis ŝokita. ĉar ties sidejo troviĝas ĉe la 21-a etaĝo de 30-etaĝa nubskrapulo, bela kaj moderna. Ĉu en alia parto de la mondo troviĝas alia E-Klubejo tiel alte situita? Ĉe mia alveno la ĉinaj esperantistoj tre varme akceptis min. Post la komuna prezentado, mi estis petata iom paroli-prelegeti. Kun plezuro mi parolis pri la E-movado en Hispanio, kaj tuj poste mi estis petata fari kvazaŭ lecionon de hispana lingvo, kompreneble klarigante ĉion en Esperanto. Poste oni proponis al mi fari por membroj de la klubo kurson de hispana lingvo, trimonata, ĉar mi restos tri monatoj en Kantono. Kun plezuro mi akceptis, ĉar ankaŭ por ili povas esti interese ke mi ĉion klarigos en Esperanto. Poste la klubo invitis nin al restoracio, kie ni povis ĝui ĉinajn frandaĵojn, multaj el ili tute ne konata de mi. Kun plezuro mi instruos la hispanan lingvon, kaj babilos en Esperante, tiel alte situite.
Aŭgusto Casquero.
*********************************************
Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata.
BORIS KOLKER “Vojaĝo en Esperanto-lando”
Dua epoko, n-ro 60, oktobro-decembro 2007

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 60, oktobro-decembro 2007.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,30] Emblemo de la asocio: kadro kun rondigitaj anguloj; grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun steloj; supre la teksto «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo», vertikale ĉe la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista
KAE — Katalunujo
N-ro 60/dua epoko/dudekunua aperjaro/OKT-DEC 2007
[BILDO p.1 | 54,32,99,70] Foto: ĉe prezida tablo sidas virino kaj du viroj; staranta viro kun mikrofono tenas paperon kaj parolas; malantaŭe viro en kostumo. Sur la muro listo de urboj kun provincoj (Sant Cugat del Vallès, Salou, Calella, Sant Carles de la Ràpita, Cambrils, Blanes, Lloret de Mar ktp.) kaj afiŝo «15-a INTERNACIA ESP[ERANTO-SEMAJNO] DE LA KULTURO, 29-a DE … 6-a DE …», kun verda stelo.
15-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO en TOSSA de MAR
Aljuĝo de la premio ADA SIKORSKA FIGUIERA al s-ano ANTONIO MARCO BOTELLA. S-no Serrano transdonis la medalon kaj diplomon al s-ro Botella. Aperas ankaŭ s-ino Ferigle, Gutiérrez Aduriz kaj Santiago Torné
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
KURIOZAĴOJ pri LINGVOJ
Nunatempe, kiam oni parolas aŭ aŭskultas opiniojn pri lingvoj eksterlandaj, kelkajn minutojn post la komenco de la babilado aperas kiel peza stono, la nepra scio de la angla kiel solvo kaj kuracilo al niaj deziroj aŭ devigo de internacieco, ĉar la nuna monda globaligo nenion kaj neniun pardonas.
Kvankam laŭ vidpunkto de plej elstaraj katalunaj gravuloj, kiuj decidas ene de nia aŭtonoma registaro, oni devas nur atendi la fino de la jaro 2015-a kaj tiam niaj nunaj infanoj, plene senprobleme regos tiun lingvon. Almenaŭ tion opiniis, -post ĵusa vojaĝo al Finnlando de niaj politikistoj-, kie ili kopiis la decidon antaŭe komentita.
Kiam oni legas en ĵurnalo, ke bebo 6 monatoj aĝa kapablas distingi unu lingvo el la alia nur rigardante la vizaĝajn grimacojn de kiu parolas, kvankam sen aŭdi la vortojn diritajn, ke la trajtoj de ĉiu lando alportas specifan lingvon, sammaniere ke la lingvo kaj sia gramatiko esprimas kaj favorigas kelkajn manierojn de pensado aŭ agado; ke tiu redaktoro, parolante katalune, en monda listo de la cent unuaj lingvoj, estas en la 88-a loko, post la zulua kaj antaŭ la bulgara aŭ, fine, ke niaj papatroj la iberoj kaj ni estas samaj, ĉar ambaŭ pensis/as same kaj skribis/as pri la samaj aferoj en samaj lokoj, malgraŭ ke tiu ibera skribita lingvo ankoraŭ ni ne kapablas elkriptigi. Tio eklernis nin de filologo d-ro Javier Velaza, profesoro pli klasikaj lingvoj en Aŭtonoma Universitato el Barcelono, kiam s-ro Velaza prelegis pri fraŭlina pendjuvelo malkovrita
——->>>
KAE-Informilo -3-
<<<——-
en loko nomata “Can Gambús” (kan Gambus, apud Sabadell), ĝin apartenanta al la ibera epoko (proksimume je la sesa jarcento a.K). Ke la iberaj gentoj ne komencis sian skribadon ĝis la alveno al Iberujo de grekoj kaj fenicoj kaj ke nunatempe ni povas transkribi la iberiaj signoj sed ne kompreni la signifon. Pro tio ankoraŭ mankus la eventuala trovado de alia aĵo simila al la “Ŝtono el Rosseta”, tiu funebra steleo kiu antaŭtempe permesis la komprenon de egiptaj hieroglifoj. La iberoj, bedaŭrinde en tiu okazo, estis dulingvanoj, inklusive trilingvanoj, sed pro tio ili ne bezonis skribi tekstojn en du aŭ tri lingvoj, ĉar ili regis, krom la ibera, samtempe la greka kaj la latina lingvoj.
Okaze de tiu malfeliĉa milito en Irako, ekde Oktobro 2006-a, la usona armeo posedas en tiu lando, fakte nur eksperimentas, parolan tradukilon angla/araba. Ilo imagita de la konata IBM, tiun maŝinon posedas, komprenas, “kraĉas” ĝis 50000 anglaj kaj 100000 arabaj vortoj. Do, tiu maŝino, ĝis nun apartenanta al la fikcia mondo estos la solvo por la homoj de ambaŭ armeoj.
Kompreneble kaj sen perdi tempon, aliaj mondaj firmaoj kiel Yahoo! aŭ Google jam laboras en kvazaŭsimilaj maŝinoj kaj, ene de bolado de la aŭtomata traduko, la usona armeo volas esti en la unua vico.
Aliaparte, ni povas vidi kaj miri, laŭ ĵusa televida elsendo, ke tiumomente 450 milionoj da ĉinoj lernas la anglan; eble tiun ciferon kunportas tradukan eraron, dank’ al influo de la angla el Usono, lando kie naskiĝis tiun novaĵon, ĉar tie oni kutime malbone kalkulis pri milionoj
——->>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
<<<——-
kaj bilionoj kompare al la eŭropa kalkulmaniero. Povas okazi, ankaŭ, ke la novaĵo estu informi pri nur miloj -ne milionoj- da lernantoj. Li Han estas la nura instruisto kaj la “lernejo” loka sporta stadiono. 100000 malsimilajn libro-metodojn kaj eldono de 500000 ekzemplerojn de ĉiu titolo. En Ĉinio, ĉio estas grandega. La lerno-metodo estas: la instruisto legas frazojn antaŭ mikrofono kaj la lernantoj ripetas, tute simple.
Antaŭ tio, ni deziras, ke la nuna kataluna infanaro kiujn sekvos la suoman ekzemplon, la usonaj armeanoj kun la tradukmaŝinoj aŭ la ĉinoj kun tiu optimista instruisto, ĝoje sukcesos.
Ni, modestaj esperantistoj, pere de simpla elementa metodo kaj poŝa vortareto atingas similan mondan interkomprenon.
Santiago Torné Grau
KRISTNASKA LOTERIO. La nunjara numero de KAE estas -42736- lotumota la 22-a de Decembro 2007. Ĉiu slipo prezas 3 eŭrojn kaj la mono ludata estas 2,50 eŭrojn. Ŝancon al ĉiuj!
GRAVA NOVAĴO POR INTERRET-GEAMATOROJ
Tutan kolekton de BOLETIN, hispana Esperanta bulteno, seninterrompe eldonita ekde la jaro 1949, de Hispana Esperanto-Federacio, oni povas nun legi en reto, sur bazo de skanitaj numeroj en Gazetoteko Lanti. Ankoraŭ mankas kelkajn numeroj, feliĉe de la lastaj jaroj, do, eble jam legataj.
KAE-Informilo -5-
66-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO
Kune kun la Andaluzia kongreso, ambaŭ oni celebris de la 5a ĝis la 8a de Julio en urbo Palos de la Frontera, ĉe la loka kulturdomo; prezidis la inaŭguron la loka urbestro kaj la magistratanino pri kulturo.
Krom la laŭregulaj kunvenoj kaj aliaj devigaj faroj, elstaraj trajtoj tiuj kongresoj estis la prelegoj de kvin eksterlandanoj pri diversaj temoj kaj la legado de leteroj de L.C.Zaleski-Zamenhof, nepo de la kreinto de nia lingvo, adresita al la gekongresanaro, kiuj povis ankaŭ miri la tradukon de la verko “PLATERO kaj MI”; s-ano Miguel G. Aduriz prezentis siajn novajn instrumetodon de Esperanto kaj la ĵus eldonita vortaro “AMIKA”.
Konata pola televid-reĝisoro, Roman Dobrzynski prezentis filmojn esperantlingve parolataj; la muziko de Eduardo Vargas, arte konata kiel “SOLO” kaj la kantoj pri Kazaĥio, de Ĵomart, Natasha kaj
(daŭrigas en paĝo 7-a)
AL TIUJ KURAĜULOJ DE PALOS
Karaj, rigardu alten en la etero
jen mia varma spirito Esperanta,
plena de estimo kaj granda espero
por ke nia agado estos venkanta.
Ĉar via, nia kongreso estas ero
de homara grupo ĉiam batalanta,
por plena interkompreno en la tero
ĉiam homan pacon kaj amon celanta.
Vidis mian spiriton en la aero
vi jam konstatis, ke ĝi estas ploranta,
ĉar ĉiam de la korpo ĝi estas ero
sed la korpo kongreson ne ĉeestanta.
En la vivo ĉiam estas la vero
la neplenumo de tio deziranta,
tiu poezio estas maniero
resti viadispone ĉiam servanta.
Kompanoj laboru forte, kun tolero
kolegaro de via estas esperanta,
kongresoj modestaj estas piliero
fundamenta de movado triumfantan.
Luis Serrano Pérez
Sabadell 3-7-2007
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
ESPERANTO EN LA URBO SABADELL
Instruisto de la tiel nomata institucio “Piaj Lernejoj”, pastro Marko Lliró Riera, naskiĝinta la jaron 1873 en urbo Igualada, estis la unua enkondukanto de Esperanto en Sabadell, jam la jaron 1905. Dotite de tre klara inteligento,kaj ĝisfunde konanta la lingvon de D-ro Zamenhof –kion cetere la subskribinto povis mem konstati ankoraŭ la jaron 1954, kiam motive de organizado de loka Esperanto-datreveno, en kiu oni lin omaĝis, okazis pluraj konversacioj inter ambaŭ– pastro Marko Lliró Riera kun kelkaj el siaj junaj lernantoj kaj ok elektitaj E-simpatiantoj lokaj kiel estraranoj, fondis en la urbo Sabadell, frue la sekvan jaron 1906, pioniran Esperanto-societon, kiu sub la dulingva titolo “Aplec” Esperanta Grupo, tuj fariĝis solida bazo de la Kataluna Esperanto-Movado, bedaŭrinde poste ambaŭ likviditaj la jaron 1939, okaze de la intercivitana milito hispana.
En tiu antaŭmilita periodo, krom la precipa protagonismo de la menciita E-grupo “Aplec”, en Sabadell, la progreso de Esperanto en tiu urbo manifestiĝis per kreado de apartaj, diverstendencaj societoj, el kiuj la plej aktivaj nome estis: “Sabadell-a Proleta Esperanto-Grupo”, “Stelo Katolika”, “Esperanta Semo” kaj “Esperanto-Sekcio de Centro por Komerco kaj Industrio”.
Nuntempe tiun ilian taskon de diskonigo de la lingvo Esperanto, en Sabadell, transprenis la du lokaj E-grupoj en tiu urbo ankoraŭ plu ekzistantaj, nome “Kultura Asocio Esperantista” (=KAE) kaj “Centro de Esperanto Sabadell”, ambaŭ kun simila objektivo, t.e., la progresigo de Esperanto, sed kun aparta koncepto pri kelkaj el
——->>>
KAE-Informilo -7-
<<<——-
ĝiaj cirkonstancoj.
Koncerne al “Kultura Asocio Esperantista” (=KAE), ĝi estas urĝe fondita la jaron 1986, post kamaradeca kunlaboro de SAT-anoj Manau, Moya kaj la bedaŭrata Lloberas, inter aliaj, por tiel laŭleĝe okazigi, ĝianome, la jam oportune projektitan Internacian Esperanto-Kongreson, kadre de la laborista “Sennacieca Asocio Tutmonda” (=SAT), esperantista evento cetere tre sukcese okazinta poste en la urbo Sant Cugat del Vallès (Barcelono). Konstatinte ĝian tre pozitivan efikon, fine oni decidis plu konservi aktiva la organizacion KAE, kiu krome restas oficiale rekonita en tuta Katalunio.
Kompilis kaj redaktis V.H.Ll., iama membro de “Aplec” Esperanta Grupo, kies antaŭa, katalunlingve kaj interkrampe skribita vorto “Aplec”, proksimume ekvivalentas al Esperanta “Renkontejo”.
(fino de la paĝo 5a)
Karina, reliefigis la artan parton.
Ekspozicio de ceramikaĵoj de Francisca Alonso kaj Chata Torrades, turismado por la vidindaĵoj de Palos, ĉiuj lokoj rilatataj kun la malkovro de Ameriko kaj vizito al la Monaĥejo La Rábida, kie la admiralo gastis antaŭ sia foriro al la neesploritaj maroj. Sentema omaĝo al s-ano Alfonso Escamilla kun samtempa prezentado de la verko APUD CENTJARA OLIV-ARBO kun memortabulo al li dediĉita estas aliaj programeroj de la Kongreso.
El Mundo, Odiel Información kaj Huelva Información, la tri ĵurnaloj kiu raportis pri la evento. Radio 5 (Radio Nacional de España), informis ankaŭ de la hispana kongreso, sed post unu monato, t.e. la 6a de Aŭgusto. Kurioze, ĉu?
Jakobo
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92
Edita: Associació Cultural Esperantista
Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA
e-mail: esperantokae@yahoo.es
Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo
Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo.
Delegacio Terrassa: Centre Cívic M.Roig, Av. Barcelona n-ro 180, ES-08222 TERRASSA
Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421
Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de “La Caixa” konto:21000461960200045498
PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
<<<——-paĝo 10a
Mencinde estas la aljuĝo de la nunjara premio Ada Sikorska Figuiera al s-ano Antonio Marco Botella; kaj la prezentado de laboro de Rondo Takács, kiuj samtempe omaĝis al s-ro Lluis Maria Hernández Izal kaj al s-ro Ramon Molera Pedrals, ambaŭ forpasintaj. Prezentado de libro-biografio de nia bedaŭrata s-ro Hernández Izal, unu el la fondintoj de tiuj “Semajnoj”. Tiu libro estis verkita de d-ro Mathé.
Al tiu ĉi “Semajno” aliĝis 132 gesamideanoj, eksterlandanoj la plej granda parto el ili.
S.T.G.
ESPERANTO estas la lingvo de la pacemaj popoloj.
R. Accomiato
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
ION EL ĈIO
ESPERANTOTUR, internacia studumo pri turismo kaj kulturo, invitas al studado de turismo, kulturo kaj lingvoj. Lernejo funkcianta ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado, en Bydgoszcz. Petu informojn rete: stud@esperanto-turismo.org. Esperantotur havas ankaŭ ampleksan oferton pri vojaĝoj tra la tuta mondo. La vojaĝantoj estas atenditaj esperantlingve. Oni povas peti de tiuj vojaĝoj kalendaron rekte al: www.esperanto-turismo.org.
JOAN AMADES (1890-1959), poeto de la popola kulturo kataluna, en siaj lastaj vivjaroj estis rekonita kiel unu el la plej elstara folkloristo el Katalunio. Naskita en Barcelono, en la kvartalo Raval, li plibonigis siajn konojn en “Ateneu Enciklopèdic Popular”, kie li studis kelkajn lingvojn. Inter tiuj lingvoj, li bone regis Esperanto-n, lingvo kiu poste li entuziasme disvastigis.
MOSKVO. Internacia Eksperta Komisiono pri la Valoro de Esperanto. Laŭ iniciato de Eŭropa Jurscienca Universitato, estis lanĉita konkludo de ekologi-lingvistika eksperta komisiono cele enkonduki lernadon de Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj pere de Ministerio pri Klerigo kaj Scienco, de Rusio. La komisiono konsistigas 22 sciencistoj kaj Eo-instruistoj el 12 landoj, kiuj reprezentas diversajn branĉojn de scienco kaj posedas minimume po du lingvoj.
——->>>
— bildo 5 —
KAE-Informilo -9-
<<<——-
TIU ĈI estas la lasta KAE-Informilo kiun vi ricevas antaŭ la venontaj Kristnaskofestoj. Kaj tio permesas demandi nin, de kie devenas la kutimo de la Krisnasko-arbo? Nun, devenas de Alzaco, ĉar la abio estas la nura verda arbo kiu kreskis en tiu franca lando.
VERKISTOJ. Inter niaj geamikoj, legantoj de nia bulteneto, oni trovas ankaŭ esperantlingvajn verkistojn. Por ĉiuj, permesu al ni la rekomendado de libro: ORDENO DE VERDA PLUMO, de Josip Pleadin; tre interesa leksikono kiu detale informas pri multaj Esperanto-verkistoj. Aĉetu ekzempleron rekte al: luis_serrano@mixmail.com.
NOVAĴO en la hispana lingvo. La Institucio Fernando el Católico, de la Zaragoza Provinca Deputitaro, jam vendas la verkon LA ODISEA DEL “STANBROOK” -Memorias de un exilado político- de nia kunsocietano, persona amiko kaj elstara esperantisto s-ano Antonio Marco Botella. Tiu ĉi libro priskribas la terurajn dramajn horojn de la intercivitana hispana militofino kaj la odiseon de la ŝipo Stanbrook, kiu eliris el la haveno de Alicante, malgraŭ la sieĝo kaj bombardado de la frankisma militŝiparo.
JAM DE kelkaj monatoj, ni ricevis ekzempleron de Ĉina Radio Internacia, la nova kaj belpresita bulteno nomata MIKROFONE. Tiu bulteno aperas kun nova fizonomio; verdire ĝia aspekto ŝajnas Esperantan gazeton, kun buntkoloraj fotografaĵoj kaj la elstara tipografio kiu ĉiam karakterizas la ĉinan Eo-eldonaĵojn. Tre koran gratulon por niaj lingvokolegoj, kaj antaŭen en tiu laŭdinda laboro.
SaTor
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
15-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO, en Tossa de Mar (29-an de Septembro ĝis la 6-a de Oktobro)
Post la unua tago de tiu ĉi Semajno, kiel kutime dediĉita al la enskribo, loĝado, disdonado de dokumentoj kaj la preskaŭ festeto abunde regalita, konata kiel unua interkona vespero,-momento en kiu oni konstatis la neĉeeston de karaj aliĝintoj en antaŭaj “Semajnoj”, samtempe kun la alveno de aliaj, kiuj debutas kiel novaj “Semajno”-anoj– alvenis la dimanĉon kun la solena inaŭguro. Nome de la lokaj aŭtoritatuloj, prezidis ĝin konsilantaro pri Kulturo, s-ro Josep Colomer Tort, kiu salutis kaj bonvenigis la gepartoprenantoj. En tiu ĉi jaro, la kurson de Esperanto, trejnan kantadon, ekskursajn ĉiĉeronadojn kaj aliajn, profesie gvidis s-ano Miguel Gutiérrez Aduriz. La nunjaraj prelegantoj estis Antonio Marco Botella, kiu prelegis pri “Eŭropo en perspektivo”; d-ro Arpad Máthé, pri “Bibliografio kaj historio de la Esperanto-periodaĵoj”; kaj Wolfgang Gunther, pri “Komunikada ekologio: Esperanto-sinoptiko de ĝiaj porvivaj rekoniloj”. Kontribuaĵo verkita de Johano Petik, el Hungario, “Eseeto pri Esperanto kiel internacia lingvo ene de Turismado”, legis Santiago Torné, pro la neĉeesto de s-ano Petik. Ekskursoj al la grotoj kaj klifoj proksimaj, pere de ŝipeto, aŭtobuse al kastelo Sant Ferran, en Figueres kaj Aiguamolls (=Humidaĵoj) de Empordà, kie prelegis profesoro Ives Eeckhout pri “Birdoj, kial, kie kaj kiam observi kaj rekoni ilin”; alia tago, vizito al urbo Castelló d’Ampuries kaj Ampuriabrava. Kelkaj Eo-filmoj, opero kaj “brila nokto kun la tipaj “havanaĵoj”, mara aŭ maristaj kantoj, kun trinkado de la tipa “kremat” (bruligita rumo).
——->>> paĝ 12a
— bildo 6 —
KAE-Informilo -11-
FORPASO
La 30-an de la pasinta monato Aŭgusto, je la aĝo de 88 jaroj, forpasis en urbo Terrassa, samideano, amiko kaj membro de nia grupo, s-ro Agustí Saludes i Vilanova. Nian plej senteman kondolencon al sia vidvino s-anino Paulina Closa kaj aliaj familianoj. Ke li pace ripozu.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
AŬTOMATA TRADUKILO
S-ano Xavier Batlle, estis elstara lernanto de niaj Esperanto-kursoj (jaro 2004) en Barcelona Aŭtonoma Universitato (Bellaterra), kursoj gvidataj de nia instruisto Martí Guerrero i Cots. Nuntempe, s-ano Batlle estis elektita en Universitato Pompeu Fabra, Barcelono, kiel Esperanto-kunlaboranto en la skipo kiu laboras en projekto pro aŭtomata lingvo-tradukoj, inter kies lingvoj oni trovos ankaŭ la nian. (Pri tiu projekto, legu paĝon 7-an de nia bulteno n-ro 58, Apr-Jun 2007). Amiko Xavier, sukceson en via laboro estas nia deziro!
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
BELARTAJ KONKURSO de UEA 2007
Unu el la premioj de tiu konkurso, la tria, estis aljuĝita al la agema samideano Toño del Barrio, tre konata de la gelegantoj de BOLETIN, de Hispana Esperanto-Federacio, pro sia “LA NORMALA LINGVO”. Nian gratulon!
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Red.
Dua epoko, n-ro 61, januaro-marto 2008

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 61, januaro-marto 2008.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,1,100,30] Emblemo de la asocio: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun tri kvinpintaj steloj kaj montoprofilo; supre la surskribo «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo», flanke la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
N-ro 61/dua epoko/dudekdua aperjaro/JAN-MAR 2008
[BILDO p.1 | 58,34,96,65] Foto de tri personoj starantaj en oficejo antaŭ pentraĵo: maljuna sinjoro en malhela jako, virino tenanta memoraĵan tabulon kaj alia maljuna sinjoro en hela jako.
Okaze de la lasta 15-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO en TOSSA de MAR. Urbestrino s-rino Imma Colom Canal, kun la tabulmemoraĵo, flankita de Luis Serrano kaj Santiago Torné.
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo. Delegacio Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĝo, Tel 937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de “La Caixa” konto:21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
**********************************************
ĜENERALA ASEMBLEO DE KAE 2008
La estraro de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA, kunvokas vin al ties Ĝenerala Orinara Kunveno, okazonta lunde, la 21-an de Januaro nunjara en CENTRE CIVIC CAN BALSACH, carretera Prat de Lluçanès n-ro 16 (antaŭ Plaça Creu Alta), Sabadell. La kunveno okazos je la 17-a en unua kunvoko kaj duonhoro poste se necese, sub la jena tagordo:
- Legado kaj aprobo de la antaŭa protokolo.
- Informado pri KAE-agadoj dum 2007.
- Detala informado pri financa situacio.
- Projektoj por 2008.
- Sugestoj kaj demandoj.
Ni petas de vi ĉiuj, vian akuratan ĉeeston.
Josep Mª Galofré – Prezidanto
**********************************************
— bildo 2 —
SPUROJ DE LA LASTA 15-A INTERNACIA SEMAJNO…
[BILDO p.2 | 10,4,49,35] Foto de diplomo kun stela bordero kaj medalo kuŝanta sur ĝi. La diplomo legiĝas: «ATESTO — LA JUĜKOMISIONO DE LA 15-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO ALJUĜAS LA PREMION ADA SIKORSKA FIGHIERA AL LA SAMIDEANO Antonio Marco Botella. Pro lia multjara sindediĉo kaj meritplena laboro por Esperanto kaj por ĝiaj idealoj. Tossa de Mar, la 3-an de Oktobro 2007. La Sekretario — La Prezidanto».
[BILDO p.2 | 9,33,48,67] Foto de la inaŭguro: kvar viroj sidantaj ĉe tablo kun mikrofonoj, malantaŭ ili granda standardo kun verda stelo kaj la surskriboj «TOSSA DE MAR» kaj «15-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO»; maldekstre listo de urboj (…CELONA, …RAGONA).
- Diplomo kaj medalo de la premio Ada Sikorska Figuiera,aljuĝitaj al s-ano Antonio Marco Botella.
- Inaŭgura momento prezidita de s-ro Josep Colomer, urba konsilanto pri kulturo.Dekstre/maldekstre Serrano, Josep Colomer, Torné kaj Aduriz.
DUA VIVO
Kelkaj el niaj gelegantoj, eble multaj, dezirus alian vivon; ni volas ne diri alian vivon post ilia forpaso, ĉar pri tio ni nek kapablas nek kuraĝas opinii; sed ĝui alian vivon, tute malsimilan al la nuna vivo en tiu ĉi mondo jam eblas, tute simple pere de la populara interreto.
Temp’ al tempe, -sed lastatempe kun persista ofteco-, la tiel nomataj inform-medioj detale atentigas nin pri tio.
“Dua Vivo” ( = Second Life, laŭ ĝia usonangla devena nomo) jam ekzistas en la tre konata interreto. Ĝin starigis la Kalifornio-entrepreno “LINDEN LAB”, en la jaro 2003. Tiu virtuala komunumo, -virtuala egalas al ne fizike reala, laŭ difino en nia PIV-, estas alia vivo-formo. Loko kie oni povas, tute simple, interrilatigi kaj disvolvigi sin. Kaj tie, oni trovas travivaĵojn (kompreneble ĉiam virtualan) kies fino estos tute malfermata. Tre simple, ĝui vivon laŭ propra decido aŭ fari ĉion kion oni volas de sia korpo, koloro de la hararo, de la okuloj aŭ de la sentoj plej dezirataj.
Do, akceptu tiun “Dua-n Vivo-n” kiel mondo tridimensia, al kiu multaj homoj jam apartenas, aliaparte mondo regata de ili mem. Vi, kara geleganto, en tiu loko posedos alian “alter-ego”n konata kiel “avataro”, vorto hinddevena (legu, bv difinon de tiu vorto en PIV) kaj imagu vian avataron laŭ via deziro. Ĝin povas esti viro, virino, juna, maldika, bela, blonda, alta, riĉa, fraŭla, aŭ tute kontraŭe, laŭ viaj deziroj, pensoj, sonĝoj, revoj aŭ fantazio. Sed, kompre- ——->>>
— bildo 3 —
<<<——- neble, ne forgesu, ke ĉion estos virtuala.
En tiu artikoleto, mi nur pensas kaj skribas de la tiel nomata kaj konata kiel “Dua Vivo”; sed ene de interreto oni povas trovi aliajn mondojn parte similan, kiel: MySpace, DIRSingles, Asmallword, aŭ la lastan FaceBook, ĵus starigita de Mark Zuekerberg, 23-jara, konata en tiuj medioj kiel la nova Bill Gates, kaj tuja milionulo.
Kaj kien iras, kion donas, kion oni povas trovi, fari, diri en tiu “Dua-n Vivo-n”?
Laŭ oni povas legi en ĵurnaloj, la jam grava gepartoprenantaro de tiu, ni ripetas, virtuala mondo, estas pli ol 4, 6 aŭ 9 milionoj; la kvanto ŝajne dependas de la informanto, kvankam ni ne scias kiu certigas la ciferon. Ili posedas propran monon, t.e. la “dolaro Linden” (US dolaro egalas 270 dolarojn Linden).
Kaj tie, kiun aŭ kion oni povas jam trovi ?
Preskaŭ ĉiu aŭ ĉio, certe! Nur kiel specimeno, vi trovos tien la plej konatan transnaciajn entreprenojn, paradojn de virinkostumoj, gravajn firmaojn de la plej diversaj profesiuloj, -ekz la 34an oficejon de elstara Barcelono-firmao da advokatoj-, aŭ ĉeesti, pere de strikta invitilo, al la inaŭguro de Bershka-vendejo, kie nur mankis la realan bufedon. Komence de la pasinta Novembro, ankaŭ ne mankis la lacecon de la usondevena Halloween festo.
Ni povas aldoni kiel kuriozaĵo, ke delikto farita en tiu “mondo”, pro “falsado” da komercaĵoj, jam oni trovas antaŭ ne virtuala, do, tute reala juĝejo de la neeldirebla Novjorko. ——->>>
<<<——- Ni konkludas dirante, ke multaj homoj opinias ke tiu imaga mondo estas aŭ rapide estos, aŭ almenaŭ povas esti, unu el la centroj de la mondo, granda publika placo de interreto, en nia jam globaligita mondo nuntempa.
Kaj, kion diri pri nia lingva komunumo en tiu mondo? Do, ke la 1-a Dua Vivo Universala Kongreso, jam okazis la 6/7 Okt 2007. Kontaktu kun: www.freewebs.com/dua vivo/.
S. Torné Grau
**********************************************
MEMORU EN VIA 2008-a KALENDARO…
Hispana Kongreso en Kvenko (Cuenca) de la 3-a ĝis la 6-a de Julio 2008. Informu pere de: alejandro.pareja@gmail.com
+++++++++++++++++++++++++++++++++++
93-a Universala Kongreso de Esperanto. en Roterdamo, Nederlando, 19/26 Julio 2008. (ne en Bjalistoko, kiel anoncas koloran inform-afiŝon printita en iu E-gazeto) Petu informojn: Nieuwe Binnenweg, 176 NL-3015 BJ ROTTERDAM, Nederlando
+++++++++++++++++++++++++++++++++++
16-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, en SALOU, (Tarragona), de la 4-a ĝis la 11-a de Oktobro 2008. Hotelo Mediterraneo, str. Vendrell n-ro 23. Informojn petu: luis_serrano@mixmail.com vidu: http://personales.ya.com/semajno
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
ESPERANTO estas la lingvo de la pacemaj popoloj. R. Accomiato
— bildo 4 —
[BILDO p.4 | 13,4,47,17] Desegnaĵo de kandelingo kun kvar kandeloj inter globetoj (kristnaskaj ornamaĵoj) sur longa plado.
FELIĈAN kaj BONAN NOVAN JARON 2008, ni kore deziras al niaj gelegantoj!
**********************************************
ION el ĈIO
NOL, nova internacia lingvo? La alfabeto, vortaro, sep reguloj, tekstoj, inkluzive romaneto, t.e., nova lingvo nomata NOL (= ligilo) estis kreita nur en unu nokto. La aŭtoro, Enric Cabrejas, el Rubí, urbo apud Sabadell, kreis tiun lingvon en Moskvo antaŭ unu jaro proksimume. Ni legis kelkajn ekzemplojn de tiu lingvo, kiel: “Ĉu vi bezonas ion? = Nzso ga? “Neniu havas veturilon” = Nod Kox, aŭ “Li estas amiko nia” = L mig nus. Ni deziras sukceson al tiu lingvo, kiu , ni ne scias la kialon, memoras al ni “menade bal, püki bal”, la aliatempe volapuka devizo. LA UNIVERSITATO SHENYANG, Ĉinio, starigis novan rekordon. En nova semestro, 600 studentoj eniris en kvar Esperanto-kursoj funkciigitajn de la universitato. Tiu nombro estas la plej alta en la nunaj universitatoj, kiuj enkondukas Esperanton en tiu ĉina provinco. La studentoj akiros du studpoentojn se ili sukcese trapasas la koncernan ekzamenon. ——->>>
<<<——- NOBEL PREMIITO pri fizika kemio en la jaro 1909, Wilhem Ostwald, diris: “La internacieco de la sciencoj postulas internacian lingvon. La neceso de komuna lingvo de la scienco trovis subtenantojn, sed la plimulto proponis modernan lingvon, precipe la anglan. Ostwald atentigis pri la faktoj, ke la vivaj lingvoj ne posedas la necesan internan logikon, kaj ke neniu nacio estus preta konsenti al alia nacio la grandan avantaĝon mondskale disvastigi ties lingvon. Pro tio, li postulis helpan lingvon kaj kiu estus facile lernebla. T.e., prelego preskaŭ same al la nia. POLA RADIO. Se oni nur legas niaj revuoj, kiel Esperanto, de UEA, Heroldo, ktp, estas konvinkita, ke la polaj Esperanto-radioelsendoj jam malaperis. Sed… Tiu novaĵo estas nur parte certa, ĉar se oni disponas de Interreto, la simpla klikado en: http://polskieradio.pl/eo permesas aŭskulti, en Esperanto kompreneble, bonajn elektitajn paĝojn. Ni faris tion kelkajn monatojn antaŭe kaj surprizis nin aŭskulti intervjuo farita al s-ano Casquero,HEF prezidanto. FORPASOJ. La 18an de la pasinta Oktobro, forpasis nia amikino, konata Sabadell-a esperantistino EULALIA GINER BONO, 91-jara,vidvino de Salvador Viladelmàs i Pujol. La 3an de la pasinta Decembro, forpasis s-ino CLARA CASQUERO DE LA CRUZ, fratino de la nuna HEF-prezidanto Augusto Casquero. Ŝi esperantigis en la jaro 1969, en kurso gvidata de D-ro Rafael Herrero kune kun du fratoj kaj du fratinoj, entute kvin lernantoj, kiuj ĉeestis en la sama kurso. Nian plej sinceran kondolecon al ambaŭ familioj.
SaTor
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
LA HEURA ĤORO KANTAS EN ESPERANTO
[BILDO p.5 | 6,5,52,41] Nigrablanka foto de ĥoro: ĉirkaŭ dudek kantistoj, virinoj kun koloraj skarpoj kaj viroj en smokingo kun papilia kravato, kantas kun partituroj en la manoj antaŭ notpupitro, en preĝejo kun kolonoj kaj arkoj; maldekstre malsupre folioj de planto.
La 15an de Novembro, oni filmis kantadon de HEURA Ĥoro de l’Hospitalet de Llobregat en Esperanto. Kantis la katalunan popolkanton “Montaroj de Canigó” en la preĝejo de Sankta Maria de Mérida. Tiu ĉi filmado taŭgos por omaĝi la granda kataluna folkloristo Joan Amades (*) la jaro 2009 je memoro post 50 jaroj ekde lia forpaso. Joan Amades, fama aŭtoro de Costumari Català (Kataluna Folkloro) de 5 volumoj, Histories i Llegendes de Barcelona (Historioj kaj Legendoj de Barcelono) de 2 volumoj kaj multaj aliaj verkoj, estis Konservisto de la Municipa Muzeo de Industrio kaj Popularaj Artoj, membro de Centro de Studoj de Etnologio kaj kunlaboranto de Unesco,ktp Amades estis ankaŭ fervora esperantisto, prezidanto de Kataluna Federacio de Esperanto kaj publikigis LA KATALUNA POPOLKANTO, katalunaj kanzonoj tradukitaj al Esperanto, inter ili ——->>>
KAE-Informilo -9-
<<<——- “Montaroj de Canigó”, kiu bonege interpretis la “Heura”-n ĥoron. La iniciatinto de la omaĝo, Raül Contel filmis diversajn folklorajn festojn de vilaĝoj el Katalunio.
Martí Guerrero i Cots
(*) Pri Joan Amades, legu en nia antaŭa Informilo, paĝon 8-an.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
FESTO DE ZAMENHOF. Unu el la aktoj okaze de nia jara festo, s-ano Martí Guerrero, organizis kaj prezidis kolokvon, la pasintan 15-an de Decembro, en “Centre Barradas”, el Hospitalet, katalunlingve, pri la temo “KIAL NI BEZONAS NEŬTRALAN INTERNACIAN LINGVON? Kaj kiel en la antaŭa jaro, la tagoj 15-an kaj 16-an de Decembro, en Avenuo Just Oliveras, urbo l’Hospitalet de Llobregat, KATALUNA ESPERANTO-FERVOJISTA ASOCIO, starigis standon cele disvastigi nian internacian lingvon.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Ĉu vi ankoraŭ ne plenumis vian reabonon? Do, ne forgesu fari tion. Tute simple, eniru en vian plej proksiman oficejon de “Caixa d’Estalvis i Pensions de Barcelona”, ankaŭ konata kiel “La Caixa”, kaj enmetu 10 eŭrojn (aŭ 12 eŭrojn se vi kotizas kiel familia abonanto) en nia konto numero 21000461960200045498. Ĉiam tre dankema, la peranto
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
JAM FRUE ĜI EKSONIS EN INFANAJ ORELOJ
Inter la jaroj 1921 kaj 1926, proksimume, mian infanecon, kiel tiun de ĉiuj samaĝaj kompanoj tiutempaj, precipe okupis, post la koncernaj horoj de klaso en la lernejo, konstanta ludado en iu duone taŭga strato, loko tre proksima al centra kvartalo “Creu Alta”, en urbo Sabadell, kie loĝadis granda parto de la respektivaj familioj. Fakte, tiun certagrade iom trankvilan, kvankam ne tute ebenan terenon, precipe ni utiligis por tie organizi amikajn matĉojn futbalajn, kion vere faciligis la fakto, ke tiutempe aŭtoj apenaŭ cirkulis, ĉar ja nur tre lantaj, facile dribleblaj ĉevalo-veturiloj kutime funkciis en la urbo.
Krome, dum ripozaj paŭzoj ni ilin destinis por aranĝi diversajn ludojn surstratajn, el kiuj mi nun nur mencios du el tiuj plej popularaj inter ni, nome kunludado per diverskonsistaj sferetoj, fingre impulsante ilin unu kontraŭ alian karambole, en kaŭra pozicio. Kaj plej ŝatata distro nome estis ankaj la tiel nomata gemutula ludo, en kiu oni fikcie, sen prononco de parolo, tio estas, nur pere de gestoj, oni interpretis imaginan oficon aŭ metion, kiun la gespektantoj nepre devis ĝuste diveni, por tiel ricevi adekvatan premion.
En ĉiu ripozo-paŭzoj ekestis diverstemaj konversacioj. Foje, kaŭre, aŭ en iu ripoza pozicio, la geinfanoj grupigis sin, diskutante pri iu aktuala temo ilin koncernanta. Tiel okazis, kiam motive de konversacio pri ekskursoj kaj vojaĝoj, subite leviĝis kvartala amiketo Martí –filo de Antoni Martí i Martí, aparte distinginda Esperanto-aktivulo en Sabadell– kiu infano sur- ——->>>
KAE-Informilo -11-
<<<——- prizis nin ĉiujn per la tiutempe fantazia rakonto, ke lia patro vizitis Parizon, kaj eĉ ascendis ĝian Ejfelturon, danke al tio, ke paĉjo scias –orgojle li tion asertis– la tutmondan lingvon Esperanto, ĉiulande parolatan!
Kun la tempo, tiu ne tute ebena marĉeto-plena strato –ĝia origine katalunlingva nomo Carrer Basses = Marĉeto-Strato, ja tion atestas, transformiĝis en modernan, tute novan cirkulejon. Mi ĉiam loĝis en domo de centra arterio, kie mi naskiĝis la jaron 1915, sed hazarda destino de ĉies homa vivo, la jaron 1996 prezentiĝis favora oferto ĝuste ĉirkaŭ tiu tereno tiom de mi frekventata dum mia infaneco. Tial, ekde tiu jaro, mia edzino kaj mi komforte rezidas en ĵus konstruita domo, en medio tre familiara. Hazarda destino de la homa vivo rezultis, miakaze, simpatie koincida, ĉar feliĉe la loka magistratejo ne nur modernigis tiun malnovan straton, sed eĉ ŝanĝis ĝian ĝistiaman nomon per tiu de veterana esperantisto, loka asociito jam la jaron 1907, nome s-ano Antoni Cusidó (1861-1929), kiun mi bone konis, kiam mi estis infano, ĉar li estis kara amiko kaj formala kliento de la ŝuista butiko de mia karmemora patro.
V.H.Ll., tiutempe infana protagonisto.
************************************************
Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata.
BORIS KOLKER “Vojaĝo en Esperanto-lando”
Dua epoko, n-ro 62, aprilo-junio 2008

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 62, aprilo-junio 2008.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,31] Kaplogo de la bulteno en kadro kun rondigitaj anguloj: grandaj literoj «K» kaj «A» kun «E», inter kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
N-ro 62/dua epoko/dudekdua aperjaro/APR-JUN 2008
ASSOCIACIO CATALANA DE FERROVIARIS ESPERANTISTES
[BILDO p.1 | 54,40,99,72] Foto de budo ĉe foiro: sub tegmento kun kurtenoj sidas du personoj malantaŭ tablo; sur la muro afiŝoj kaj desegnaĵo de muso; sur la tablo standardo kun la teksto «ASOCIACION FERROVI[ARIA] DE ESPERANTIS[TAS]».
Por la dua jaro kaj en Foiro de Kulturaj Asocioj, okazinta surstrate el HOSPITALET (Barcelono), la 15/16an de Decembro 2007, KATALUNA ESPERANTO-FERVOJISTA ASOCIO, starigis standon.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
FREMDAJ LINGVOJ, TIU PLENUMOTA NIALANDA LERN-OBJEKTO
Je monato Oktobro proksimume, kiam la ĵurnaloj alportas al ni la jaran novaĵon de la malfermo de la lingvaj lernejoj por la nova kurso, nian scivolemon vekas.
Dulingveco estos por vi, karaj gelegantoj, riĉeco kaj flueco al via menso, ne dubu tion, sed… kiam tiuj ĵurnaloj sciigas nin, samtempe, ke nur la 56 procento de niaj samladanoj parolas nur unu lingvo, nia optimismo iomete lamas.
Nunatempe estas sciate, ke io, kio ne aperas en televido ne ekzistas. Eble pro tio, niaj televidoj krom ĵurnaloj, inkluzive la registaro mem, ĉiuhoroj bombardas nin pri la jam neprokrastebla bezono, ke ni ĉiuj devas esti almenaŭ dulingvanoj, -katalunlingvanoj devas ŝanĝi tiun du en tri-, ĉar kontraŭe, baldaŭ ni nek povos eliri de nia hejma pordo. Geesperantistoj jam de longe scias, ke tiu admono estas rekte direktata al la kono de la angla kaj ignorado de la aliaj ekterlandaj lingvoj.
Oni facile komprenas, ke iu lingvo estas vojo al komprenado de aliaj vivo-formoj. Sed la laboro por lerni kaj poste regi lingvon estas gravaj; pri tio, ankaŭ bone scias nia geesperantistaro. Kaj lingvo kiel la angla, kiu hodiaŭ fieras kiel mondhelpa lingvo laŭ la disvastigantoj de tiu ideo, ne estas facila afero. Ĝia studado devigas, minimume kvin jarojn kaj la neforgesebla devontigo de posta dumviva praktikado por ne maltrafi en tiu medio.
Fakte, lernejoj ŝajnas la nuraj lokoj por la
——>>>>>
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-
<<<——-
lernado de lingvoj, kvankam realaĵo povas esti alia.
Tiu iomete longa enkonduko, naskiĝis de la fakto, ke la samaj inform-medioj memoras nin pri la nekapableco de ni ĉiuj, samlandanoj, por regi lingvoj; je komparo kun la eŭropanoj, ni gajnas la lastajn lokojn de la listo, bedaŭrinde.
Sed kio estas vere neakceptebla estas, ke granda parto de niaj gelernejantoj, studante aŭ eble “ludante” kun iu eksterlanda lingvo, -granda parto kun la lingvo de la angloj-, de sia sepa naskiĝjaro, atingas la 18an jaran datrevenon konstatante ĝian nekonon. Aldonu al tio, ke kelkaj el ili samtempe ĉeestis en kromaj aliaj lingvolernejoj, -ankaŭ kun kroma pago,kompreneble- por teorie plifortigi tiujn deziritajn konojn.
Ni ĉiam aŭdis, ke en nia mondo estas parolataj ses mil lingvoj. Sed, kiom da lingvoj estas parolataj en Eŭropo? Nun, 225 lingvoj, minoritataj la plej granda parto el ili. Sed, proksimume, 96 procento de la lingvoj apartenas al 4 procento de la loĝantaro. La rusa, la franca, la angla, la itala kaj la hispana estas la plej parolataj, oni diras, kvankam oni trovas multajn landojn kie, krom la oficiala lingvo, la loĝantoj parolas aliajn.
Sed grava novaĵo estas, ke post du jaroj, t.e. en 2010, la ĉiam menciita angla lingvo, perdos sian unurangan pozicion, precipe kiel nepra kondiĉo por atingi laborlokon, ĉar preskaŭ ĉiuj parolos?! ĝin.
Kaj, en tiu punkto, kion ni povas opinii rilate al nia kara verda lingvo kiel monda
——>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
<<<——-
helplingvo? Memoru, kiel ni jam antaŭe diris, ke ĉion, kion ne aperas en televido ne ekzistas; pro tio kaj nunatempe, ĉar nia kara Esperanto ankoraŭ oni ne trovas en niaj televidoj kaj ŝajnas nevidebla, nian deziratan mondan rolon devos atendi iomete pli.
Santiago Torné
************************************************
FORPASOJ. Je aĝo de 77 jaroj, la pasinta monato de Januaro forpasis CLAUDE PIRON, grava verkisto en nia Esperanto kaj en aliaj lingvoj, tre konata ene de nia komunumo, pri sia verko “La bona lingvo”; kun la kaŝnomo Johan VALANO, li verkis aliajn bonegajn E-librojn.
+++++
La 3-an de Marto, mortis Frederic Alberich i Jofré, 99 jaraĝa, tre konata esperantisto kaj simpatia amiko de ni ĉiuj. Je la antaŭ entombiga religia ceremonio, ĉiam envolvita de sentemaj katalunaj muzikaĵoj, reprezentanto de “Poesia viva”, -poetika asocio en kiu s-ano Alberich estis konata kiel Fredy- legis senteman poemon verkita okaze de lia forpaso, kaj s-ano Martí Guerrero, nome de la ĉeestanta geesperantistaro, ankaŭ dediĉis al li kelkajn parolojn en nia internacia lingvo.
+++++
Nian plej senteman kondolencon al la familianoj de ambaŭ kaj pace ripozu ilin.
************************************************
KARAJ GELEGANTOJ, KAE BEZONAS VIAN HELPON. BONVOLU PAGI VIAN JARABONON POR LA NUNA 2008. NUR 10 EŬROJN; AŬ 12 EŬROJN POR FAMILIA JARABONO. DANKEME, LA PERANTO. (LEGU KIAMANIERE PAGI EN PAĜO 12-A)
************************************************
— bildo 3 —
KAE-Informilo -5-
NIAJ MONATAJ BABILADOJ
Eble pro kelkaj privataj malfacilaĵoj, dum kelkaj monatoj, niaj kutimaj babiladoj ne okaziĝis.
Feliĉe, la 20-an de la pasinta Januaro, ĉe samideanino Maria Almagro, el Barcelono, denove kunvenis 22 gesamideanoj, invititaj de Luis Serrano.
La temo diskutita tiu dimanĉo matene, estis “La genera violenteco”, kun ne sufiĉa partoprenado en la 9 demandoj kiujn enhavis la kunvokilo, ĉar malgraŭ la persista invitado de la moderiganto, kelkaj el la gepartoprenantoj ne fieras nek balbuti iun vorton en nia kara lingvo.
Kaj la 17an de Februaro estas KAE, el Sabadell, kiu invitis nin, en “Casal Pere Quart” de tiu urbo. Sama moderiganto, t.e. s-ano Serrano; tiun matenon kun la temo “La Impostoj”; eble la diskutado estis iomete vigla, ĉar jam la unua demando: “Ĉu vi kontentas kiam devas pagi impostojn?” vekis pli sentema negativa respondo, kvankam ne de ĉiuj; kompreneble, oni estas pli kontenta enspezi ol elspezi monon, certe la kialo ne multe gravas.
Iomete malpli de ĉekunvenantoj.
Elstaris la intervenon de s-ano Martí Guerrero i Cots, kiu parolis kaj instruis nin pri la ekonomika sistemo funkcianta en kelkaj partoj el la mondo kaj konata kiel Georgismo, sistemo kun tuta alia vidpunkto pri la Imposto-sistemo plej konata de la ĉeestantoj en tiu babilado.
Por ĝustatempe presigi tiun bulteneton, ni ne povas recenzi pri la babilado de la 30-a de Marto,
daŭrigas en paĝo 7-a ——–>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
DAŬRE ANIMITAJ KONVERSACIOJ, KVAZAŬ NI PAROLUS KUN PROPRAJ, LONGATEMPE NE VIDITAJ GEFAMILIANOJ
Ĉar ekde la jaro 1935 mi ĉeestis plurajn Esperanto-Kongresojn, mi havis okazon kontakti kun iamaj E-pioniroj, kiaj generalo Mangada, Frederiko Pujulà i Vallès, Jaume Grau Casas kaj aliaj, sed precipe kun profesoro Delfí Dalmau, tre aktiva homo, membro de la Akademio de Esperanto. Kun li longatempe mi korespondadis rilate Movado-aferojn, kion li kurioze ĉiam faktigis per ekskluda uzado de simplaj poŝtkartoj. Eĉ kiam liapete mi volonte kunlaboris organizi artan feston en Sabadell, ĉiujn liajn instrukciojn tiurilatajn mi ricevadis poŝtkarte. Iun elektitan dimanĉon posttagmeze, prof. Delfí Dalmau venis akompanate de s-anino angla kaj konsiderinda grupo de Barcelonaj geesperantistoj, kiun apertabrake ricevis la lokaj gesamideanoj, komanditaj de la Sabadell-a pioniro s-ano Piferrer, iama kasisto de la Kataluna Esperantista Federacio. La festo konsistis el selektita recitalo de kanzonoj en Esperanto, por kies kantado la invitita esperantistino eksterlanda estis tre bone dotita. La spektaklo atingis ĉies aprecon. Ankaŭ okaze de la diversaj aranĝoj, periode prezentataj en la Sabadell-a Esperanto-Klubo, ĝiaj gemembroj povis persone kontakti kun pluraj altnivelaj gesamideanoj eksterlandaj, el kiuj mi freŝe memoras la ge-Akademianojn Teo – Jung, Perlan Martinelli kaj S. Chaves. Krome, ĉar motive de la SAT-kongreso, okazinta en Sant Cugat del Vallès la jaron 1986, gastis en nia urbo pluraj gekongresanoj, mi ankaŭ havis la ŝancon persone paroli kun pluraj el ili. Neforgeseble mi retenas en mia memoro la nomojn de
——–>>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-
<<<<——-
gek-doj Ternant-Vivancos, plej gravaj protagonistoj de la menciita SAT-kongreso, kaj tiun de renoma Esperanto-verkisto, mia tiama leteramiko, profesoro Rikardo Ŝulco, kiun kune kun sia edzino mi havis la ĝojon persone akcepti en mia hejmo. Profesoro Ŝulco, kiu rolis kiel preleganto en tiu SAT-kongreso, ĉiam montris sin fidela disĉiplo de nia bedaŭrata Esperanto-gramatikisto loka, s-ano Luiso Mimó Espinalt, iniciatinto de la t.n. “Analiza Skolo”. Mia amikeco kun s-ano Mimó Espinalt originas jam de nia frua juneco, dum kiu ni ofte ekskursis piede aŭ bicikle por ĝuadi la diversajn belaĵojn de la naturo. Cetere, mian decidon eklerni la lingvon Esperanto grandaparte mi ŝuldas al lia konvinka influo.
V. H. Ll.
************************************************
<<<——- devenas de paĝo 5-a
jam okazita kiam nia gelegantaro ricevos la nunan KAE-Informilon kaj pri kiu babilado ni informos venontnumere.
La temo:La klimata ŝanĝo de nia planedo tero. Loko: Sant Cugat del Vallès, ĉe Kultura Domo, apud la Monaĥejo. Kaj kun demandoj tre tiklaj kiel: Ĉu vi pensas, ke la anoncita katastrofo pri klimata ŝanĝo, respondecas al io reala? aŭ, ke en la universo aŭ almenaŭ en tiu “suna zono” en la pasinteco jam estis aliaj klimataj ŝanĝoj? Kaj, se tiu ŝanĝiĝo devenas de la mem naturo de la planedo kion povas fari la homojn? Aŭ tre, tre grave, se tiu ŝanĝo akceliĝas, kio estas de la vivo en la tero? Aliaj similaj demandoj, ĉiuj pri samaj problemoj, oni trovas en la temaro prezentita.
SaTor
************************************************
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo. Delegacio Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĝo, Tel 937806981. ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3er. 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de “La Caixa” konto:21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
************************************************
KORESPONDADO
Ĉu al vi plaĉas korespondi en nia Esperanto-lingvo? Se jes, sciu ke: pere de poŝto, vi povas proponi tion sendante vian leteron al D-rino (dentistino) Bárbara Borrell García Avda. 64 //3318 % 33 y 35 CIENFUEGOS C.P. 55100 Cuba
kaj se via prefera skribmaniero estas pere de komputilo, adresu viajn dezirojn al swoudji55@yahoo.fr kie vi trovos al s-ano Woudji Kossi, diu loĝas en Dakar, Senegalo, tel (00221) 773152149
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
PRECIZIGO. En pasinta KAE-Informilo n-ro 61, paĝon 2-an, linion 3-an, (sub fotografaĵo), oni povas legi: “Inaŭgura momento prezidita de…” Estis d-ro Geraldo Mattos kiu avertis min pri la eraro, ĉar la ĝusta dirmaniero estas “prezidata“; senkulpigu min kaj s-ano Mattos ricevu mian dankemon.
************************************************
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
ION el ĈIO
Unue ni devas gratuli al niaj samideanoj el Sant Cugat del Vallès, por la kurso de Esperanto disdonita en “Casa de Cultura”, de la monato de Oktobro ĝis la pasinta Februaro. Pliajn informojn por venonta kurso oni povas ricevi alvokante al la telefonoj 936746180 kaj 654201171 (ambaŭ vespere). **********
La merkredon 6-an de la pasinta Februaro, okazis en Madrido premieron de tre mallonga (ĝi daŭras 2/3 minutojn), kiu enhavas kelkajn frazojn en Esperanto kaj rekte rekomendas nian lingvon. La titolo de tiu filmo estas “MONDO”, kaj la reĝisoro Enrique Andrés. **********
Okaze de la Internacia Jaro pri Lingvoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj dank’ al la demarŝoj de Lupe Sanz kaj la laboro de Ana Manero, Hispana Esperanto-Federacio kaj Liceo Madrileño de Esperanto, organizis ĉe CENTRO COMERCIAL GRAN VIA de HORTALEZA, inter la 11-an de Februaro kaj 8-an de Marto, grandan ekspozicion pri libroj verkitaj en Esperanto. La Komerca Centro, aparte de la gazetara servo, starigis grandan koloran afiŝon kaj eldonis inform-foliojn. **********
Niaj samlingvanoj, ESPERANTO-ASOCIO, en BONAERO URBO, eldonas revueton nomatan A-E-VENTO; vi povas legi ĝin en <http//www.esperanto.org.ar> aŭ http://www.esperanto.org.ar/eoael/html/index.php **********
——->>>
KAE-Informilo -9-
<<<——-
Bonega maniero pasigi somerajn liberajn tagojn estos viziti la Esperanto-Kastelon el Gresillon, Francio. Vi povos ĝui agrablan tempon, por lerni kaj aktivi dum tuta semajno inter la 5-a de Julio kaj 16-a de Aŭgusto 2008. Kompreneble oni povas elekti unu aŭ plurajn el la 5 someraj semajnoj (sabate ĝis sabate). Ĉiu semajno havas Esperanto-kurson en tri gradoj, instruistoj venas el 5 diversaj landoj. Aldona aktivaĵo: koruso, masaĝo, teatro, pentrado, dancado, Go-ludo. Legu pli da informoj en: http://gresillon, org. accueil.htm **********
San Marino. En raporto pri SUS 30 estas interesa sugesto pri “virtuala universitato”; tio povus (devus) interesi studentoj el universitatoj kaj altinstitutoj. Vi povas ricevi kompletajn informojn, tute simple, en: http://www.ais.sanmarino.org Ĉar la personaj kontaktoj postulas multekostan vojaĝon, interretan instru-programon, nun precipe unudirektan, per duflankaj kontaktoj inter instruantoj kaj studentoj, per retposto kaj retbabilado, estas/estos klopodo de AIS. **********
Aŭstrio. Tre bonajn novaĵojn por la kulturo en Esperanto. Fakte la oficiala rekono de Esperanto en Aŭstrio estas pro la laboro de Esperantomuzeo kaj la kolekto de planlingvoj (Aŭstria Nacia Biblioteko) sur tre alta nivelo: Ree kaj ree Esperanto estas pritraktita en oficialaj kadroj kiel serioza afero. Ĉiufoje ni povas anonci novajn servojn, kiuj certe estos utilaj al multaj esperantistoj. Petu pli da informoj rekte de: Esperantomuzeo, National Bibliothek, Postfach 308, A-1015 WIEN / Vieno **********
STG
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
La ĵusa nacia hispana balotado, inspiris al nia samideano Muñoz, verki la sekvantajn poetikajn pensojn:
BALOTA AGADO, TEATRAĴO DE VOĈDONOJ
En iu ajn loko…/ liberaj de karceraj balotujoj, mutaj voĉdonoj, kantos surprizoj…/ Ekziliĝos multe da revoj kaj projektoj…,/ elĉerpitaj de ĝiaj fantaziaĵoj…,/ revoj malprecizaj, de iluzioj kaj necertaj…,/ brakumoj, ĝojoj kaj rememoroj…/ bruaj amuzigoj, flustroj kaj plorĝemoj…,/ kantaĵoj, satiroj, kisoj kaj ridadoj…/ Soifaj gorĝoj,/ malseketaj glandoj,/ flirtos venkintaj flagoj,/ revivitaj kun gloraj klamoj…/ Novajn pordojn oni malfermos,/ ŝanĝos la politikajn “ventojn”…,/ kvietiĝos fulmotondroj,/ ankaŭ sonos muzikoj kaj trumpetoj,/ kaj rompos ĵuroj kaj promisoj./ Jam la kokoj ne kantos…/ kaj ne hurlos la lupoj…/ kaj la sirenoj ne plu ensorĉos…/ kaj la papagoj ne ripetos sian babilemon…/ la timoj ne timigos…/ kaj gajaj kolombinoj strekos novajn ĉielojn…/ Kaj, en buntaj scenejoj,/ de finitaj skrutinioj,/ gvatitaj de venkintoj kaj malvenkintoj…/ laŭditoj kaj venkitoj../ la finkurteno, descendanta atestilo, atendas/ respektoplene kaj seniluziita, ripozante, aliajn ludojn kaj balotadojn./ La komedio finiĝis…
Jesús MUÑOZ GIL
==============================================
KAE-Informilo 11
RESUMO DE LA ĜENERALA KUNVENO DE KAE, JARO 2008
Lundon 21an de Januaro, okazis la jara regula ĝenerala kunveno; oni komenciĝis ĝin je la dua kunvoko, laŭ la sekvanta tagordo: 1/ Estis unuanime aprobita la protokolon de la antaŭa kunveno, okazinta la 26an de Januaro 2007. 2/ La Prezidanto informis pri la aktivecoj organizitaj dum la jaro 2007, kaj prezentis laborprojekton por disvolviĝi dum la nuna jaro. 3/ La Kasisto informis pri kontostato de 2007. 4/ Post reglamenta renovigo de la KAE estraro, ĝi restas tiel: Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Vicprezidanto: Santiago Torné i Grau Sekretario: Pere Miquel Puyol Kasisto: Juan Blasco Barcons Vokalo: Marti Guerrero i Cots Vokalo: Salvador Aragay Galvany Lokaj delegitoj: Sabadell: Ramon Manau Torres Terrassa: Ernest Roca Genescà l’Hospitalet: Marti Guerrero i Cots Redaktas KAE-Informilo: Santiago Torné i Grau 5/ Fine oni akordis unuanime distingi kiel Honorajn Membrojn de KAE, al samideanoj Giordano Moya Escayola (95 jaroj) kaj Vicenç Hernández Llusera (93 jaroj) kiel rekono pro ilia sindonemo kaj laboro dum ilia tuta vivo favore al Esperanto-Movado.
Josep Mª Galofré Prezidanto
*******************************************************
Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata.
BORIS KOLKER “Vojaĝo en Esperanto-lando”
Dua epoko, n-ro 64, oktobro-decembro 2008

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 64, oktobro-decembro 2008.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 4,2,100,37] Kapemblemo de la bulteno en kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun steloj, kun la surskriboj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Katalunujo»; laŭlonge de la maldekstra rando la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
N-ro 64/dua epoko/dekdua aperjaro/OKT-DEC 2008
[BILDO p.1 | 4,39,100,88] Granda grupfoto de kongresanoj, starantaj kaj kaŭrantaj sur strato antaŭ la rokaj krutaĵoj kaj la pendantaj domoj de Kuenko.
67-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO Komuna fotado antaŭ la pendantaj domoj kaj la “postaĵo” de la katedralo
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
[BILDO p.2 | 13,15,47,46] Emblemo de la kongreso: mapo de Pollando kun vaporlokomotivo portanta verdan stelon kun «E», kaj la nomoj «POZNAŃ» kaj «Białystok»; supre «60-a Internacia Fervojista Esperanto – Kongreso», sube «Pollando, Poznano 17-24 majo 2008» kaj tri malgrandaj emblemoj (unu el ili flugilhava).
60-a INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO-KONGRESO en POZNANO, POLLANDO
Dek unu membroj de nia asocio de Barcelono, la 17-an de la pasinta Majo ekvojaĝis aviadile al Poznano, Pollando.
La kongresejo estis en fervojista kulturdomo kaj la sama sabato ni ricevis la dokumentojn de la Kongreso.
Poznano estas bela urbo kun 580.000 loĝantoj, puraj stratoj, edukitaj gentoj kaj admirindaj konstruaĵoj. Surprize ni ne vidis dikajn personojn.
La solena malfermo de la kongreso okazis dimanĉo 18-an. Post bonvena saluto de la prezidanto de la LKK, salutis prezidanto de Kolejarz, prezidanto de E-Senco kaj reprezentantoj de la diversaj landoj. Dum paŭzo, koruso HASLO kantis en Esperanto kaj finis per “La Espero”. La prezidanto de IFEF malfermis la kongreson.
Dimanĉo postagmeze, komuna vizitado de la urbo. Vespere muzikis kvarteton de la orkestro SINFONIETTA POLONIA kaj ensemblon de kanto kaj danco WIELKOPOLSKA.
Lundo 19-an, matene, duontaga ekskurso per vaporlokomotivo al Wolsztyn. Ĉi tie oni kolektis
—->>>
KAE-Informilo -3-
vaporlokomotivojn kiuj devenas el dudekaj kaj tridekaj jaroj de la dudeka jarcento. Tiuj lokomotivoj estis uzitaj en scenoj de filmo de Steven Spielberg LA LISTO DE SCHINDER. Ni tagmanĝis en la sama urbo. Posttagmeze, ne publika kunsido de landaj komitatanoj.
Mardo 20-an, matene, publika kunsido. Estraranaj raportoj kaj proponoj por venontaj kongresoj. Posttagmeze, faka komisiono. Vespere, bankedo kaj balo.
Merkredo 21-an, tuttaga ekskurso, vizitante nordorientan parton de Granpolio kaj multajn lokoj ligitaj al la komenco de Pola Ŝtato. Monumentojn de romanika stilo, ni povis admiri pintoreskajn pejzaĵojn kun multegaj lagoj. En Biskupin, oni ekspozicias domojn el ligno kaj pajlo de malnovaj slavaj gentoj. En Wenecia estas bela kaj bone aranĝita muzeo de mallarĝtraka fervojo.
Jaŭdo 21-an, prezentado de venonta 61-a IFEF Kongreso en Trieste, venontjare. Posttagmeze, duontaga ekskurso al kastelo en Kórnik, palaco de Rogalin kaj muzeo de Arkady Fiedler. Dum kultura vespero, ensemblo de kanto kaj danco WIELKOPOLSKA prezentis folkloron de la tuta Pollando kun riĉaj kostumaroj.
Vendredo 22-an, matene, fakaj prelegoj, movadaj aferoj el diversaj landoj kaj posttagmeze fermo de la kongreso.
Sabato 23-an, komenco de la postkongreso, vizitante Torun, naskiĝloko de la fama astronomo Nikolao Kopernik, Olsztyn, Malbork; kaj ni finis la postkongreso en la urbo de nia majstro, Bialystok.
Martí Guerrero i Cots
************************************************************
PERE DE INTERRETO, LEGU:
[REKLAMO p.3] LE MONDE diplomatique
Kiel vi jam certe estas informitaj, en la reto nun aperas esperanta eldono de konata franca revuo “Le Monde diplomatique”, kiu enhavas ĉiam tre interesajn artikolojn kaj politikajn analizojn. Vi povas legi ĝin per la adreso – http://eo.mondediplo.com/.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
NIAJ MONATAJ BABILADOJ
Vegetarana Centro Deltell.- Estas la tria fojo, kiu mi informas pri tiu babilado, unue kunvokita por la 15-a de la pasinta Junio, poste prokrastrita al la 6-a de Julio; la kialo mi ne konas, sed tiu babilado okazis finfine la dimanĉon 20-an de la pasinta Julio kun la sama programo unue anoncita. Tio estas, la filmo esperantigita de Rikard’ S. Güell “La heroo de la rivero”, kie rolis Buster Keaton kaj la vegetara riza tagmanĝo. Malmultaj gepartoprenantoj ĉeestis, eble pro la troa prokrastado de la evento.
Barcelono, ĉe metiejo Maria Almagro.- Temo: “La abortigo”, pri kiu oni parolis la 14-an de la lasta Septembro. Taŭga temo, denove viglita en la nunaj tagoj de la registaro mem, ĉar la intencoj aŭ deziroj modifi koncernantajn regulojn vekis la atenton de nia kunordiganto Luis Serrano, kiu feliĉe ne grava malsano, malpermesis sian ordinaran kunordigon. La geĉeestantoj, bedaŭrinde ankaŭ malmultaj, cirkle sidantaj, diskutis la ok demandoj proponitaj en la kunvokilo. Ĉar la afero estis la abortigo, post la respondo al la unua demando: “La diferenco inter aborto kaj abortigo”, kiun oni povas trovi tute simple en nia PIV, la aliaj demandoj ne vekis inter ni grandan debaton. Kiel kutime, la kunveneto finiĝis kun la afabla invito de nia gastigantino al abunda bufedo, kaj poste, ni finiĝis kun gaja tagmanĝo en apuda restoracio.
Eble la venonta babilado en CONEX, el Premià de Mar, en venonta monato de Novembro.
STG
************************************************************
KRISTNASKA LOTERIO. La nunjara numero de KAE estas -29703- lotumota la 22-an de Decembro 2008. Ĉiu slipo prezas 3 eŭrojn kaj la mono ludata estas 2,50 eŭrojn. Aĉetu ĝin kaj ke la ŝanĉo suriru vin!
[REKLAMO p.4] Koresponda Servo Mondskala — U.E.A. servo — BP 6, FR – 55000 LONGEVILLE EN BARROIS, Francio
KAE-Informilo -5-
EKSPOZICIO-MEMORAĴO pri JAUME VILADOMS i VALLS (1913-1976)
Reliefigis en la programo pri la nunjara granda festo en urbo Sabadell, la inaŭguro en “Casal Pere Quart” de ekspozicio memore al nia samideano Viladoms, vespere de la 1-a de la pasinta monato Septembro.
Prezidis la urbestron, Manuel Bustos, kaj la akto komencis kun prelego de Lluis Monge, magistratano pri kulturo; poste resumis la enhavon de la ekspozicio la representanto de la ekslernejanoj de “Liceo Viladoms”, Xavier Sanuy.
Sekve, estis la propra komisaro de tiu ekspozicio kaj Sabadell-a historiisto Eduard Masjuan, kiu informis al la ĉeestantaro, panelon post panelo kaj vitrinon post vitrino, pri fotografaĵoj, libroj, dokumentoj, revuoj kaj alia materialo trovebla en tiu ekspozicio, kiuj detale enhavas la tutan vivagadon de nia samideano, kun speciala mencio pri sia konstanta interrilato kun nia lingvo Esperanto, lingvo internacia kaj internaciisma, laŭ propra esprimo de Viladoms.
En unu el tiuj vitrinoj, ni trovis intervjuon Esperantlingve faritan, antaŭ kelkaj jaroj, de nia KAE-membro Vicenç Hernández Llusera al s-ano Viladoms (apude, katalunlingve tradukita).
Mankas ankoraŭ la eldonon de libro, kiu enhavos ĉion, kion oni dediĉis al s-ano Viladoms, okaze de la omaĝo farita dum tiu jaro (vidu KAE-bultenoj n-roj 59-63), pri kies eldono siatempe ni informos.
Santiago Torné
************************************************************
[BILDO p.5 | 3,61,100,100] Tri maljunaj viroj starantaj antaŭ paneloj kaj afiŝoj de la ekspozicio; sube la subskribo «Samideanoj el Sabadell, vizitante la ekspozicion pri Viladoms.»
Samideanoj el Sabadell, vizitante la ekspozicion pri Viladoms.
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
ION EL ĈIO
ĈINUJO. La jaro 2008 estas kaj estos rimarkinda jaro por tiu granda lando, sendube. La Olimpikaj Ludoj, el Pekino, alportis tiujn specialajn momentojn de lumo kaj buntaj koloroj, al kiuj nia geesperantistaro jam estas iomete alkutimiĝitaj pere de la nuna luksa MIKROFONE (sammaniere kiel antaŭe kun LA POPOLA ĈINIO), la unua, eldonaĵo de Ĉina Radio Internacia. Ne forgesu, gesamideanoj, ke por bone koni ĉion pri tiu granda nacio, pere de interreto, vi povas elŝuti ĉiujn informoj de: http://esperanto.cri.cn
[BILDO p.6 | 19,24,86,31] Emblemo «Esperanto CRI — CHINA RADIO INTERNATIONAL — 中国国际广播电台».
Sed pri la pasintaj olimpikaj ludoj, vekis nian atenton unu rekordon, tute neligita kun la sportaj agadoj. Ni mencias ĉi tie, la 50 milionojn da rozoj, ke la ĉinaj organizantoj dediĉis al la ornamo de Pekino en tiu tagoj. Veran olimpikan rekordon, malfacile atingebla en alia parto el la mondo.
KIU ESTAS la vorto tre malfacile tradukebla? Laŭ enketo de entrepreno “Today Translation” (Hodiaŭa traduko) farita al pli ol mil lingvistoj el la tuta mondo estas la vorto “ilunga”, apartenanta al la lingvo “tshiluba” (lingvo parolata en Kongo Respubliko, kiun signifas: persono preta pardoni iun ajn misuzon la unuan fojon, esti tolerema la duan, sed ne la trian.
ĈU PLAĈUS al vi trovi je via dispono 40000 kvadratajn metrojn en Greklando, tute simple por starigi vian ferian-tendon? (Se vi preferas vi povas loĝi ankaŭ en konstruaĵo). Certe, por la nunjaraj someraj ferioj, ĝia organizado, vojaĝo, ktp jam estas malfrue, sed…ne forgesu, ke tiu mirinda loko ekzistas ĉe la piedo de montego Taygetos, superregante la messinian golfon.
Tie oni trovos “Esperantista Homaranisma Kulturcentro”. Rigardu: www.ensophion.com, aŭ skribu e-majlo al: ensophion.greece@yahoo.gr, petante ĉiujn informojn.
GRAVA ARTIKOLO. Verkita de direktoro de la hispana “Fundación Esperanto”, samideano Toño del Barrio, aperis gravan, elstaran artikolon, hispanlingve, titolitan “Ĉu eblas, ke interreto kaj novaj teknologioj de informado kaj komunikado influas pri diskonigo, disvolvigo kaj vivopovo de la lingvo?” Tiun artikolon oni trovas ene de bulteno de “Fundación Telefónica”. Sed oni povas legi ĝin en: http://sociedaddelainformacion.telefonica.es/jsp/articulos/detalle.jsp?elem=6643
Sendube, rekomendinda artikolo.
ATENTU GEJUNULOJ! Ĉiu kiu lernas Esperanto-n kliku sur: http://www.ikso.net/eo kaj informi pri “E@l (oni prononcas -e ce il-). La celo de la organizantoj estas okupiĝo pri komunikilo kiel interreto kaj instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. Ili ankaŭ okazigas klerigajn projektojn
—>>>>>
KAE-Informilo -7-
kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de la lingvoj kaj interretaj teknikoj.
TRICENT MIL POLOJ eksciis pri Esperanto. Lumdisko kun la simpla titolo “ESPERANTO” aperis la 10-an de Septembro kiel aldonaĵo en la grava pola taĝurnalo Gazeta Wyborcza kun la rekorda eldonkvanto de 364000 ekzempleroj. La disko jam kreis la organizo E@l (denove legu la antaŭan alineon) kaj financis ĝin la urbo Bjalistoko.
SaTor
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
KIEL PUŜI NIAN LINGVON
Ke en nia lingvo mankas iomete da energio estas sufiĉe konata de ni ĉiuj (esperantistoj, kompreneble). Pro tio, hodiaŭ vi devas permesi al mi skribi denove pri devoj, -niaj devoj-, kvankam persone mi povas certigi vin, ke tio speciale malplaĉas. La kialo de mia malagrablaĵo mi ne kapablas malkovri. Povas influi eble la fakton, ke mi ĉiam imagas nian internacian lingvon kiel modelon de libereco pro ĝia kontribuo en la internacia komprenado. Kaj de tio, oni povas atendi bonajn, bonegajn momentojn, agrablajn feliĉajn momentojn se vi volas, sed neniam devojn.
Sed, krom nia antaŭa optimisma vidpunkto, mi ankaŭ opinias, povus helpi al ni ĉiuj kiel esperantistoj, kiam ni interrilatigas kun iu ajn nekonanto de nia kara lingvo, se samtempe ni profitas la okazon por iomete puŝi favore al nia movado.
En antaŭa artikoleto mia, emfaze mi rekomendis la iomete konatajn kvin punktojn de “Devoj kiel esperantistoj” (KAE-Informilo n-ro 52). Sed, tio ne sufiĉas, mi opinias. Do, ni devas enmeti aliajn “devojn”. Ekzemple, diskonigi ke nia lingvo:
- Egalas al la parolantoj; certigas neeraran interkomprenon; ne alportas prokraston (kontraŭe al la kutima tradukado kaj sinsekva interpretado); permesas konfidencan komunikadon (tute kontraŭe al kio okazas en la profesia tradukado); sciigas kompreni la voĉon de nia interparolanto aŭ legi la tekston de li/ŝi verkita; favoras la dirmanieran facilecon, komplete obeas la genta, nacia kaj kultura sameco de ĉiuj; forigas la ĥierarkieco de lingvoj, kiu faras al la angla supera lingvo ol la portugala aŭ la araba supera al la indonezia lingvo.
La antaŭajn ideojn kaj kelkajn aliajn ni aŭkultis de Claude Piron, kiu bedaŭrinde forpasis la lastan monaton de Januaro kaj kun liaj antaŭaj konsiloj ni volus, senteme, omaĝi lian memoron kaj la bonegan laboron de li faritan por nia lingvo.
Santiago Torné i Grau
— bildo 1 —
KAE- Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
************************************************************
NIAJ KONGRESOJ
Pri la 67-a Hispana Kongreso de Esperanto. Kuenko (hispane: Cuenca), de la 3-a ĝis la 6-a de la pasinta monato Julio.
La nur trimonata apero de nia bulteneto, devigas la informon de novaĵoj sufiĉe netaŭgaj por nia gelegantaro. Ĉiuj el niaj legantoj, pere de aliaj pli naciaj kaj oftaj gazetoj, sufiĉe konas la sukceson kaj detalojn pri la eroj de la programo de nia nacia kongreso.
Ni volas nur elstari, ke dum la ĝenerala kunsido, oni elektis novan estraron de Hispana Esperanto-Federacio, por la jaroj 2008-2012.
Prezidanto: Arturo Jiménez Vic-prezidanto: Pedro Hernández Ubeda Sekretario: Félix Jiménez Lobo Voĉdonanto-BOLETIN: Angel Arquillos Voĉdonanto-HEJS: Miguel Hernández Voĉdonanto: Juan Trenado
Al ĉiuj niajn gratulojn kaj plenan sukceson!
Kaj ankaŭ, ke la profito de tiu kongreso atingis preskaŭ 4000 eŭroj, veran rekordon. Denove gratulon al la organizantaro.
SaTor
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
EŬROPO BEZONAS KOMUNAN LINGVON
Roman Dobrzynski, el Pollando, elstara esperantisto, la jaron 2004-an, verkis tre interesa kaj taŭgan artikolon pri tiu temo. La mezuroj de nia Informilo, malpermesas transskribi ĝin komplete; pro tio, ni klopodis malgrandigi ĝin por niaj gelegantoj
JAPANA INDUSTRIISTO PROKLAMAS LINGVAN REVOLUCION
“Siatempe la japana transportkompanio “JAMATO” aperigis tutpaĝan artikolon en “JAPANA EKONOMIA ĴURNALO”, ekkonante malliberaj transportreguloj kaj ekfontis publika diskuto. Rezulte la japana registaro draste liberigis ilin. Mi kredas, ke tio ankaŭ estas bona maniero por atentigi homojn pri la lingva problemo”. Jen filozofio, laŭ kiu japana entreprenisto, ETSUO MIYOSHI, elspezas grandajn sumojn por propagandi ESPERANTO-n.
KAPITALISTO KUN REVOJ
Per tia epiteto estis distingita s-ro Miyoshi dum “lunĉo-debato”, en eleganta varsovia hotelo, kies nomo VICTORIA hazarde koincidas kun la esperantista ideo de la “fina venko”. Etsuo Miyoshi estas granda idealisto, devenanta de religia konvinko. Li komencis per la vortoj: “Diskonigo de ESPERANTO estas mia vivcelo; ene de mia religio OOMOTO instruis, ke dum ESPERANTO ne adoptiĝos kiel komuna lingvo, monda paco ne venos”. Lia idealismo baziĝas ne nur sur revoj, sed sur konkreta kapitalo. Li estras kompanion SWANY, kies kvar stabloj donas enspezon de 60 milionoj da eŭroj jare. Ĉe la komenco ĝi estis malgranda gantlaborejo kun nur 40 dungitoj.
Dum la serĉado de novaj merkatoj, li renkontis survoje realajn lingvajn barierojn kaj observis privilegian situacion de konkurantoj, kiuj, la angla regis denaske. Poste, li estis devigita transloki fabrikon el Japanio al Koreio, kaj poste daŭrigi la produktadon en Ĉinujo kaj tiam en sia animo ekfajris ribelo: “lingva revolucio, li diris, kaj decidis ne plu lerni aliajn malfacilajn lingvojn. Mi turnis min al ESPERANTO, la lingvo kiu estas reala fundamento por la lingva egaleco”, li asertis.
STRATEGIO
—>>>>>
KAE-Informilo -9-
<<<<<
UEA lanĉas de kelka tempo sian strategian planon. Zamenhof, verdire, en la “Unua Libro” skizis la daŭre aktualan strategion kaj la du vojojn enmondiĝi sian lingvon: la “supran” – celantan statojn kaj aliajn decidpovajn instancojn, kaj la “malsupran” – direktitan al homamasojn. Ĝenerale, Esperanto iras la vojon malsupran. La “raŭmistoj” definitive fortranĉis la “flugilojn de facila vento”, farante el siaj deklaroj novan, defetisman religion. La japana entreprenisto elektis la malpli longan “supran vojon”. Li kredas la potencon de komunikiloj kaj pro tio li aperigis en gravaj gazetoj de la Okcidenta Eŭropo propagandajn artikolojn pri Esperanto kiel pagatajn reklamojn.
Tiu mono ne falas el la ĉielo, nek ĝi ŝarĝas la buĝeton de la kompanio. Miyoshi, kiel handikapito pro poliomjelito, ekde sia infaneco lamis je la dekstra kruro. Tio devigis lin utiligi lambastonon kaj li rimarkis, ke la bastono ne devas esti levata ĉiupase, sed povas rulmovigi. Dum vojaĝo li ĉiam bezonas etan valizon kaj li ekhavis la ideon fiksi ĝin je la rulbastono. Li prilaboris tiun ideon kaj poste monde patentumis tiun prototipon, kiun fariĝis eksporta furoraĵo en tiu firmao. Kompanio Swany decidis, ke li rajtis elspezi 10% de la profito, kondiĉe rezigni la patento-rajton al la kompanio. Tiamaniere, kun tiu mono, li popularigis la lingvon internacian.
LA FENOMENO MALBORKO
La “sakbastonoj” estas baldaŭ produktata en Malborko. Somere 2003 venis al Malborko s-ro Miyoshi invitita de la loka esperantista klubo. En tiea “Parko de la Mondo” li inaŭguris memorŝtonon sub la cerizujo simbolanta Japanujon. La parkon iniciatis prezidanto de E-klubo d-ro E. Kozyra. La parko, iom post iom pleniĝas por arboj plantataj de famaj esperantistoj el diversaj landoj. Sensacia evidentiĝis la vizito de prof. Reinhard Selten, la germana Nobelpremiito. Pri Malborko subite ekinteresiĝis amaskomunikiloj.
Kiel longjara ĵurnalisto de la Pola TV, mi aŭdis de tempo al tempo samideanajn riproĉojn: “Kial vi ne propagandas pli Esperanto-n?” Mi ĉiam respondis: “Esperantistoj, donu al mi ŝancon, faru ion, kio povus esti interesa por la televido”. Kaj venis la ŝanco el Malborko. Post la vizito de Etsuo Miyoshial la nordpola urbeto mi estis certa, ke TVP akceptos mian proponon de filmo pri Esperanto. La lingvo internacia ekhavis tie tute novan dimension; pere de ĝi venis la japana milionulo kaj anoncis la intencon starigi fabrikon en la urbo, kun 37% de senlaboreco. La filmo “Siegoj de Malborko”, estis dufoje prezentita en la unua kanalo de la Pola TV.
(finiĝos en venonta numero)
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
93-a UNIVERSALA KONGRESO en ROTERDAMO (Nederlando)
La 93-a U.K. okazis en Roterdamo, de la 19-an gis la 26-an de Julio 2008, memore de la centjara datreveno de la kreado de la Asocio.
U.E.A. registris 1845 personojn el 73 landoj.
Sur la bazo de la konataj oficialaj informoj, estas eble precizigi la jenon:
- Kvar unuaj naciaj delegacioj (ekde 100 personoj): Francio 12,1 %; Germanio 9,3 %; Nederlando 9 %; Japanio 7,2 %.
- Dispartigo laŭ la kontinentoj: Eŭropo 78,5 %; Azio 14 %; Ameriko 5,3 %; Afriko 1,3 %; Oceanio 0,9 %.
La temo de la kongreso estis: “Lingvoj: trezoro de la homaro”.
La Kongreso okazis en <
Ĉi poste ni ekzamenu la diversajn ĉefajn fazojn de la Kongreso:
A – Malfermo (solena inaŭguro).
Ĝi okazis dimanĉe, la 20-an de Julio, laŭ la kutima protokolo, en la salono Zamenhof.
Sur la podio, neniu reprezentanto de la aŭtoritatoj, eĉ je la loka nivelo, estis flanke de la gereprezentantoj de la esperantista movado…
En la honoraj seĝoj de la publiko, sidis l’Ambasadoro kun konsilisto de la Ambasadorejo de KROATIO, unu konsilisto de la kuba Ambasadorejo kaj unu konsilisto de la ukraina Ambasadorejo.
Inter la legitaj mesaĝoj, esti tiu ĉi de la ĝenerala Direktoro de Unesko (S-ro KOICHIRO Matsuura) treege varma kaj laŭda por la esperantistaro.
B – Disvolvigo de la Kongreso.
1 – Kiel kutime, la kongresa popolo havis je sia dispono ĉiujn konferencojn, kunsidojn kaj aktivaĵojn kiujn la fekunda homa spirito povas imagi por allogi la gesamideanojn al la amika, instrua, kolega kaj distra fontoj kiuj ĉiam konsistigas la kongresan esperntistan vivon.
Menciota estas la rimarkinda kvalito de la spektakloj “Internacia arta
—>>>>>
KAE-Informilo -11-
<<<<<—
vespero” kaj “Internacia koruso” kiuj spegulas, en ĉiu kongreso, la kulminon de la arta esperantista esprimo.
2 – La Komitato de UEA elektis, kiel nova honora membro, Simo MILOJEVIC-n, eminentan kaj sindoneman esperantiston, kiu notinde estis, de 1983 ĝis 1995, ĝenerala Direktoro de UEA.
3 – La komitato de UEA akceptis la aliĝon de Burundio kiel nova landa asocio.
4 – Estis anoncita la elekton de Habano (Kubo) kiel sidejo de la 95-a Univeersala Kongreso en 2010.
En 2009, la 94-a UK okazos en Bjalistoko (Pollando), memore de la 150-a datreveno de la naskiĝo de D-ro ZAMENHOF.
X X X
Konklude, estas grave substreki ke:
* Ĉiu UK estas la pruvo ke la movado estas vivanta kaj estas ĉiam la plej granda jara evento en Esperantio. Aparte, la ĉeesto de gejunuloj, ĉi-jare, ŝajnis pli grava ol en la aliaj antaŭaj kongresoj. Tiu fakto estas kuraĝiga.
* La Loka Kongresa Komitato (LKK) kaj ĝiaj gekunlaborantoj plenumas ĉiam preman, pezegan taskon necesigante la partoprenon de pluraj dekoj de gesamideanoj.
* La nepra rolo de UEA kies meritojn ne plu necese estas rememorigi.
Dankegon al ĉiuj kaj plenan ŝuldosenton.
La 2-an de Aŭgusto 2008.
Rolland ACCOMIATO
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
FORPASO. La pasintan 19-an de Aŭgusto, je aĝo 94 jarojn, forpasis s-rino ANGELA LLADOS CASTELLET, de konata esperantista familio; pace ripozu ŝin. Al siaj familianoj kaj speciale al sia fratino s-anino Teresa, vidvino de Luiso Mimó, nian senteman kondolencon.
Dua epoko, n-ro 65, januaro-marto 2009

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 65, januaro-marto 2009.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
[BILDO p.1 | 54,2,99,31] Emblemo de la bulteno en rondangula kadro: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» inter kvinpintaj steloj, supre la surskribo «Kultura Asocio Esperantista», dekstre malsupre «Katalunujo», vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
N-ro 65 / dua epoko / dudekdua aperjaro / JAN-MAR 2009
[BILDO p.1 | 53,33,100,72] Foto de ŝtona memortabulo kun la blazono de Salou (ŝipo en rombo sub krono) kaj dulingva surskribo: «MEMORE AL 16a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO SALOU, 4/11 DE OKTOBRO 2008 / EN RECORD DE LA 16a SETMANA INTERNACIONAL D’ESPERANTO DE LA CULTURA I DEL TURISME SALOU, 4/11 D’OCTUBRE 2008».
MEMORTABULO INAŬGURITA DUM LA 16-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO SALOU 2008
— bildo 2 —
KAE- Informilo -2-
16-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO
De la 4-a ĝis la 11-a de la pasinta monato Oktobro, la urbo SALOU akceptis nian “Semajno”n, al kiu aliĝis 132 homojn el ok malsimilaj landoj. Veran rekordon!
INTERRILATOJ KUN LOKAJ AŬTORITATULOJ.- Dimanĉo matene, la 4-an, bonvenigis nin kaj prezidis la inaŭguron, la unua vicurbestro el Salou, s-ro Salvador Pellicé kaj la magistratano pri kulturo, s-ro Paco Gaya.
Tiuj du lokaj aŭtoritatuloj, sed kune kun la urbestro s-ro Antoni Banyeres, ĵaŭdon la 9-an de Oktobro, inaŭguris monoliton konstruita en ĝardeneto apud strato Esperanto de tiu urbo. En la pinto de tiu monolito, oni legas dulingvan tabulon, -Esperanto/Katalune skribitan-, kiel memoraĵo de nia 16-a Internacia Semajno. (Vidu fotografaĵon en fronta kovrilo)
EKSKURSOJ.- Ni ekskursis, kiel kutime, kompreneble. Tri fojojn! Fakte, la “Semajno – programo antaŭvidis viziton al Salou-nokte. Sed la propra anonco klare avertis nin “memvola vizito”. Kaj ni emfazas la vorton “memvola”, al tiuj, kiuj poste plendis pri la tuta ne atingo de tiu vizito.
Kaj mardon matene, pere de busoj ni translokiĝis al urbo Vilanova i la Geltrú, kie ni vizitis “Fervojista Muzeo”-n, apude de fervoja stacidomo. Starigo de tiu faka muzeo kaj ekspono de la koncerna fervoja materialo, bezonas de grandega spaco samtempe kun la necesaj trakoj por ĝia instalado. Tie, oni povas certe vivi kaj senti la trajnan historion kaj la rolo de la fervojo en nia mondo. La vizito, alportas sugestan vojaĝon ekde la komenco de tiu transport – medio ĝis la 21-a jarcento. Gravajn kaj tuttempajn aĵojn oni povas admiri; inter ili la “MARTORELL (MZA168, 120/2112) de 1854, la plej antikva lokomotivo de la Hispana Ŝtato.
Barcelono estis la destino de la tuttaga ekskurso, merkredon la 8-an. Vizito al monto Tibidabo, kie la vetero ne bone akompanis nin. Poste vizito al strato D-ro Zamenhof, kie oni oferis bukedon da floroj al la kreinto de nia internacia lingvo. Tiu ekskurso finiĝis kun promenado tra moderna komerca kvartalo konata kiel “Maremagnum”.
Vendredon la 10-an, ni vizitis Muzeo-n de la Vino en urbo Vilafranca del Penedès. Tiu muzeo nunatempe renoviĝis ĝiaj instalaĵoj por oferi, fakte parte jam oferas, tutan alian vizaĵon, malsimilajn de la muzeo,kiun ni vizitis
———->>>>>
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-
<<<<———-
en antaŭaj jaroj. Moderna konstruaĵo, akorde kun la nunaj tempoj. Sed…tute, ĉion kion oni povas vidi tie, estas akompanata de demandoj, kelkaj, centoj, eble miloj da demandoj pri la vino kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, sed…neniu respondo. La respondoj devas pensi, alporti, respondi la propran vizitanton. Nova, eble moderna maniero de prezentado, ne ĉiam bone komprenata de ĉiuj.
KURSO DE ESPERANTO.-Sabaton, dimanĉon, lundon, marton kaj vendredon. Tio estas, kvin lecionoj por plibonigi nian lingvon, ĉiujare instruita de Aldis Buŝo, el Riga (Latvio).
PRELEGOJ.- Unu el la aliĝintoj al tiu “Semajno” diris al mi: “Mia ĉeesto al la Semajno ĉiujare, estas por la kultura flanko, ne por la turisma, kaj la prelegantoj de tiu ĉi jaro estis plej bona kompare al de antaŭaj Semajnoj. Do, nian gratulon al ĉiuj, kiuj tiu jaro estis en nia podio. Ili estis Pere Navarro-Rosinés: “Ni, kiuj nomiĝas al ni mem ‘Homo Sapiens'”; Wolfgang Gunther: “Interna ideo, Homaj Rajtoj kaj Ekologia Perspektivo”; Gian Carlo Fighiera: “1905-2005, la celebroj en Boulogne-sur-mer, pri la dua naskiĝo de Esperanto”; Maria Rafaela Urueña Alvarez: “La verdaj konfliktoj”; Salvador Aragaj: “Ĉu Esperanto dialektiĝos?”; Debaton lundon nokte: “Kio okazas kun la interna ideo?”, moderigita de Luis Serrano Pérez.
PREMIO.- Al la samideano Baldur Ragnarsson estis aljuĝata la nunajara premio “ADA SIKORSKA-FIGHIERA”. Nome de la premiito, s-ano Jon Eliasson, el Reykjavik (Islando), ricevis la koncernan medalon kaj diplomon.
GRANDAJ FESTOJ.- En tiu alineo, agrable ni memoris la du interkonaj vesperoj, sabaton kaj merkredon nokte. Ankaŭ la folklora vespero kun kantado de havanaĵoj -maristaj kantoj- de ensemblo “Penjats de l’ham” (Penditaj de la fiŝ-hoko).
SPEKTAKLOJ.-Opero kun “La Barbiero de Sevilja”, prezentita de Maria Ferigle; kaj kino-filmoj: “Hispana Gastejo” (kunvivado de pluraj junuloj el diversaj naciecoj kaj lingvoj) kaj “La granda blondulo kun nigra ŝuo”, ambaŭ prezentitaj de Pinardo Cirilo.
Ekstere de nia programo, estas menciinda la dokumenton subskribitan de la gepartoprenantoj kaj poste sendita al la germana urbo HERZBERG/HARZ, gratulante al tiu urbo pro la fakto, ke la lokaj aŭtoritatuloj alprenis la oficialan titolon kaj nomis sin “Esperanta urbo”. Tio
———->>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
<<<<———-
signifas, ke tiu urba averto, nomo, informo, ktp aperas germane kaj Esperante.
Kaj fine diri, ke TV-3 (Tarragona programo) filmis kaj intervjuis nin. Kaj “DIARI de Tarragona (en du tagoj) kaj ĵurnalo “La Vila”, objektive informis pri nia “Semajno”, kun aldono de fotografaĵoj.
S. Torné Grau
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
NOVA LIBRO
Afabla invito ricevita de la aŭtorino, la 6-an de la pasinta monato Novembro, permesis nin la ĉeeston en “Ateneu Barcelonès”, el Barcelono, al la prezentado de nova verko ĵus eldonita kun la titolo LA CIUTAT I ELS DIES, verkita de Vimala Devi, tiufoje katalunlingve.
Malfermis la prezentadon, profesoro pri literaturo de la Barcelona Universitato, August Bover, kaj festprelegis doktoron pri filozofio Bernat Castany. Dum ambaŭ prelegoj, laŭdante la beletran laboron de Vimala, oni memoris ankaŭ eldonoj de verkoj ŝiaj en nia internacia lingvo aŭ aliaj tradukaĵoj de la sama verkistino en Esperanto.
Tiuvespere, inter multaj aliaj ideoj, ni povas aŭdi de unu el la prelegantoj, ke verki estas plori; poste, verkisto Manuel de Seabra, edzo de Vimala kaj bone konata ene de nia Esperanto-literatura movado, en sia fermo de la akto aldonis, ke la verkistino en ŝiaj rakontoj, -la verko prezentita estas kolekto da rakontoj-, devigas al la gelegantoj impliki kaj roli sin en la verko legata. Tio kaj la posta difino de la vorto “feliĉo”, farita de Vimala mem respondante al demandoj en la fina kolokvo, subtenas nin en la konvinko, ke Vimala Devi ĉiam ĝuas de granda feliĉo kaj, certe, ĝojan etoson ĉirkaŭas ŝin dum ŝia beletra laboro.
Laŭ nia scio, momente tiu verko, kiun ni rekomendas, oni povas legi nur en la portugala kaj en la kataluna. Grandan sukceson ni deziras al la aŭtorino.
S. Torné
— bildo 3 —
KAE-Informilo -5-
[BILDO p.3 | 52,4,85,33] Foto de tri viroj staranta en ekspozicia budo, kies muroj estas kovritaj de Esperanto-afiŝoj, kun desegnaĵo de muso kaj granda rondo kun la numero «2009».
Ĉiu monato de Decembro, l’Hospitalet, granda urbo algluita al Barcelono, organizas la Foiron de Kulturaj Asocioj, kie Kataluna Esperanto-Fervojista Asocio starigas surstrate standon, kun la celo propagandi nian lingvon. Kaj la ĉijara surprizo estis, ke tiel la deĵorantoj de tiu budo, kiel la eventualaj vizitantoj, tagmanĝis en restoracio “ESPERANTO – cuina internacional” (internacia kuirado), ĵus inaŭgurita en strato Tarragona n-ro 23, en l’Hospitalet. (Vidu supren fotografaĵo kun detalo de la budo kaj suben la enirejo en la restoracio)
[BILDO p.3 | 65,48,98,78] Foto de la fasado de restoracio kun la ŝildo «esperanto — cuina internacional» kaj emblemo de glaso, sub ĝi fermita metala kurteno.
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
ION EL ĈIO
En la ĉina urbo Forshan, proksima al Kantono, la pasinta 17-an de Oktobro okazis interesa lerneja eksperimento, ene de la kurso de Esperanto instruata ĉe la Altlernejo pri Profesiaj kaj Teknikaj Studoj, de tiu urbo. Profitante la bonajn teknikajn eblecojn de la lernejo, ĉinaj universitataj studentoj starigis retbabiladon kun pola esperantistino, Grazyna, mem instruistino, de la urbo Torun.
Radio Havano Kubo. Ĝia Esperanto-redakcio, samtempe memorante pri la 20-jara fariĝo de siaj radio-elsendoj, informas pri la nunaj frekvencon de Esperanto precipe pri la Amerika kontinento. Sed, vi povas aŭkulti ilin pere de interreto, je la 15:00 horo UTC ĉe: http://www.radiohc.cu aŭ ĉe ameriko.org/radiokubo. Aŭkultu kaj gratulu al niaj samideanoj el Kubo. Kaj se vi preferas skribi ilin: radiohc@enet.cu
Intervjuo en Radio Vilafranca. La pasintan 14-an de Oktobro, s-ano Rafael Hernández -filo de la fondinto de Muzeo de Esperanto, en Sant Pau d’Ordal- kaj nia instruisto de Esperanto, s-ano Martí Guerrero i Cots, du profesorinoj el la angla en tiu urbo kaj du lernantinoj de tiu lingvo, partoprenis en ronda tablo pri vizitoj al eksterlando, -pere de familiaj interŝanĝoj-, kaj uzado de la angla en tiuj interrilatoj. La renkonto daŭris unu horon kaj la ebleco de nia Esperanto-lingvo atingis fortan konvinkon inter la gepartoprenantaro. Notinde estas, ke tiuj profesorinoj pri la angla, sugestis la viziton al sia lernejo por la diskonigo de nia lingvo.
TVE2 (Hispana Nacia Televido, dua ĉeno).La pasintan 9-an de Oktobro, en sidejo de GRUPO AŬRORO -Barcelono-, kaj por la hispana nacia programo REDES, de Eduard Punset, intervjuis pri Esperanto, al gesamideanoj Adela Gomila, Eugenio de Jorge kaj sia edzino, kaj Martí Guerrero i Cots. La programo, ke en tiu okazo temis pri socia psikologio, de Universitato de Kent, estis disdonita por la tuta Hispanio, dimanĉo nokte, la 2-an de Novembro.
Le Monde. La 9-an de la pasinta monato Septembro, en la grava franca ĵurnalo LE MONDE aperis alian tutpaĝan anoncon pri nia internacia lingvo. Temp’ al tempe
———->>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-
<<<<———-
kaj en diversaj naciaj ĵurnaloj el kelkaj ŝtatoj, aperas similajn anoncojn, ĉiam financitaj de japana Etsuo Miyosi, prezidanto de la valizaj entrepreno SWANY. En tiu anonco, oni povas legi la lastan mesaĝon, antaŭ sia forpaso la 13-an de Julio 2008, de profesoro Bronislaw Geremek, vic-prezidanto de la Eŭropo-Parlamento, invitinte siajn kolegojn diskuti pri plurlingvismo en Eŭropo kaj la speciala rolo de Esperanto en la tuta solvo. Ankaŭ vortoj de la prelego de profesoro Reinhard Selten, Nobel-premio pri ekonomiko, antaŭ la Eŭropo-Parlamento, en monato Majo 2007, dirante: “estas necese trovi solvon al la lingvistika problemo en Eŭropo kaj, ke helpa lingvo, tre facile lerneble kiel Esperanto, estus bona solvo”.
SaTor
[BILDO p.4 | 57,35,69,51] Desegnaĵo de Avo Frosto (Santa Claus) kun barbo kaj ĉapo.
[BILDO p.4 | 69,34,80,51] Desegnaĵo de kristnaskarbo kun steleto supre.
[BILDO p.4 | 82,36,97,52] Karikaturo de ridetanta kvinpinta stelo kun okuloj, brakoj kaj ŝuoj, kun la vortbalono «SALUTON!».
FELIĈAN kaj BONAN NOVAN JARON 2009, ni kore deziras al niaj gelegantoj!
Karaj gelegantoj. KAE bezonas vian helpon. Bonvolu pagi vian jarabonon per la nuna 2009. Kiel kutime, 10 eŭrojn; aŭ 12 eŭrojn por familia jarabono. Dankeme, La peranto. (Legu en paĝo 12-a kiamaniere pagi)
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
ĜENERALA ASEMBLEO DE KAE 2009
La estraro de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA, kunvokas vin al ties Ĝenerala Ordinara Kunveno, okazonta marde, la 27-an de Januaro nunjara en CENTRE CIVIC CAN BALSACH, carretera de Prats de Lluçanès n-ro 16 (antaŭ Plaça de la Creu Alta), Sabadell.
La kunveno okazos je la 17-a en unua kunvoko kaj duonhore poste, se necese, sub la jena tagordo:
- Legado kaj aprobo de la antaŭa protokolo.
- Informado pri KAE-agado dum 2008.
- Detala informado pri financa situacio.
- Projekto por 2009.
- Sugestoj kaj demandoj.
Ni petas de vi ĉiuj, vian akuratan ĉeeston.
Josep Mª Galofré – Prezidanto
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
EŬROPO BEZONAS KOMUNAN LINGVON
(Vidu paĝon 9-an de antaŭa numero)
Post tio, s-ro Miyoshi, en UK Pekino deklaris sian pretecon investi komence 2 milionojn da eŭroj por produktado de sakbastonoj en Malborko kun la celo fari ĝin sia “fenestro al la Eŭropa Unio”.
LA KRIPTOREKLAMO
Per esperantaj kontaktoj kun Pollando sendube instigis la japanan entrepreniston direkti sian propagandan kampanjon al la Orienta Eŭropo. Li aperigis reklamojn en la pola ĵurnalo “Rzeczpospolita”, en la litova”Lietuvas Rytas”. Mi ricevis la taskon prepari la pollingvan artikolon. Laŭ propaganda vidpunkto, esperantisto investanta milionojn pli ol ĉiuj surpaperaj teorioj. Krome la interesega biografio de s-ro Miyoshi kaj lia eksterordinara personeco ŝajnis “bone vendebla varo”.
Tial mi proponis verki artikolon por “Rzeczpospolita” en la formo de intervjuo. Titolo proponita: “Kial mi investas en Pollando?” Ĝenerale malfacilas instigi leganton legi reklampaĝon kun anonime listigitaj argumentoj, eĉ la plej sagaj. Kunlabore kun Miyoshi, mi pretigis intervjuo en kiu poresperantaj argumentoj estis interplektitaj kun biografio kaj agado de la japana industriisto. Tiamaniere la teksto ne okulfrapis per siaj varbaj intencoj. La vorto Esperanto estis uzita “neŭtrale” en la subtitolo. “Intervjuo en Esperanto kun Etsuo Miyoshi”. Ĝin aperis kun kolora grandformata bildo de la intervjuito, apogita sur du “sakbastonoj”. Post persona enketo mia, multaj legantoj ne rimarkis vorton “pagita anonco”.
TRA VARSOVIO AL STRASBURGO
Okaze de la “Tago de Eŭropaj Lingvoj” aperis pagitaj artikoloj ne nur en la pola kaj litova gazetoj, sed ankaŭ en la franca “Le Monde”. Tamen la ĉefa celo de la propaganda agado de s-ro Miyoshi estis en la jaro 2004 Pollando kiel la plej granda nova membro de la Eŭropa Unio. Li kredis, ke tra Varsovio kondukas la vojo al Strasburgo, post la aliĝo de novaj landoj kaj plialtigo de deputitoj, inkluzive 54 poloj. Jen reala forto kapabla establi leĝan bazon por la lingva egaleco en Eŭropo. Asertas la japano.
Etsuo Miyoshi planis kunvoki polajn (elektitajn) parlamentanojn por la debato pri “Lingva egaleco en la internaciaj rilatoj”. Malfaciligas imagi, ke la polaj parlamentanoj unuigos ĉirkaŭ Esperanto kaj komune pledos por ĝi en Strasburgo. Krome parto el ili tutcerte konsideras la lingvan problemon jam solvitan pere de la angla.
La balotoj por la Eŭropa Parlamento, okazinte junie 2004, alportis en Pollando esperigan rezulton, ĉar elektigis du esperantistoj. Unu el ili, prof. Bronislaw
— bildo 5 —
KAE-Informilo -9-
Geremek estas persono kun granda prestiĝo kiel sciencisto kaj kiel heroo de la kontraŭkomunista rezisto. La alia, Malgorzata Handzlik estas “ĝisoste” esperantistino. Nur pro tiu ĉi duopo valoris organizi la debaton. Bedaŭrinde prof. Geremek ne trovis liberan tempon por kunlabori por nia ideo.
Roman Dobrzynski
****************************************
NIAJ BABILADOJ
Kvankam nia bulteno aperas trimonate kaj la antaŭa titolo de tiu artikoleto pompe anoncas “Niaj babiladoj”-n, nia informo estas nur pri unu babilado, ĉar en pasinta monato Oktobro ni zorgis pri la kutima Internacia Eo-Semajno kaj la lasta Decembro pri la festo honore al D-ro Zamenhof. (legu pri ambaŭ en aliaj paĝoj)
“La Akvomanko” estis la temo proponita kaj diskutita en tiu babilado, en Centro CONEX, el Premià de Mar, la 16-an de la pasinta Novembro.
Meritas reliefigi la nombron da geĉeestantoj, ĉar superis la 30 personojn, cifero ne kutime atingita en aliaj babiladoj, kvankam bedaŭrinde kaj kiel malbona kaj nevenkebla kutimo, multaj el ili estis nur partoprenanto-aŭskultantoj.
La temo proponita vekis viglajn diskutojn inter la partoprenanto-parolantoj, ĉar la demandoj de la moderiganto trairis kaj alportis opiniojn pri la proprieto, rajto, juro, leĝoj, problemoj, solvoj aŭ nesolvoj, diskutoj aŭ disputoj pri la akvo, io kiu senkoste falas el la ĉielo.
Kompreneble kaj kiel kutime, niajn konkludojn solvis nenion, ĉar, kiel kutime, la fino de tiuj amikaj kunvenetoj estas tute simple paroli nian internacian lingvon.
Kaj je la fino, niaj lingvokolegoj el Premià regalis nin kun abunda bufedo kaj nia “laboro” de tiu dimanĉmateno finiĝis post nia frateca kunmanĝado en apuda restoracio.
Kaj ĝis la venonta babilado, kiu okazos en urbo Sabadell, la 18-a de tiu ĉi monato de Januaro.
Tiago
****************************************
NE FORGESU REABONI NIAN KAE-BULTENETON. SENDU 10 EUROJN AL NIA KONTO- VIDU PAĜON 12-an. DANKON!
****************************************
— bildo 6 —
KAE-Informilo –10-
[BILDO p.6 | 10,4,21,17] Desegnita portreto de D-ro L. L. Zamenhof kun okulvitroj kaj barbo.
ZAMENHOF-a festo en Barcelono, la 21 de Decembro 2008.
En “Casinet d’Hostafrancs”, Rector Triadó nº 53, loka sidejo de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, estis kie ni celebris la nunajara Zamenhofa festo.
Je la 11-a matene, estis s-ano Salvador Aragaj, kiu afable bonvenigis la geĉeestantaron.
Unue, s-ano Aragaj komencis memorante, ke tiu lasta monato de Decembro, antaŭ 149 jaroj, naskiĝis Lazaro Ludoviko Zamenhof, kreinto de nia kara lingvo kaj due, ke la venonta jaro,okaze de la 150 datreveno, BEC preparos du ekspoziciojn, ambaŭ eble pretaj en venonta monato de Junio. Tiujn ekspoziciojn, BEC metos je dispono de ĉiuj lokaj E-grupoj, kiujn volus profiti ilin por eksponado en iliaj lokaj sidejoj aŭ aliaj taŭgaj centroj. Sekve disertis pri “La ligilo de la esperantistoj”.
Poste prezentis al la prelegontoj kaj estis Paco Crespo, kiu unue parolis. En la prezentado de s-ano Crespo, Aragaj anoncis ke la prelego estos pri Ekonomio. Fakte, temis pri la konataj “rubaj hipotekoj”, kiujn komenciĝis en Usono kaj nunatempe damaĝas la tutan mondon. Pli/malpli, li diris, estas afero bazita sur tri mensogoj; sed, sendube, de solvo ne ĉiam facile solvebla, laŭ opinioj de ĉeestantoj.
La prelego de Luis Serrano titolita “Klimata ŝanĝo kaj komuna lingvo”, estis hispanlingve verkita de Pascual Pont, el Valencio, kiun Serrano elhispaniĝis al Esperanto. Pritraktis pri la informo de la Internacia Fakula Grupo pri la Klimata Ŝanĝo (IPPC, laŭ hispana akronimo) kaj la enorman konsumon de energioj kun malgranda efikeco, ke la aktuala monda lingva strukturo postulas.
Martí Guerrero i Cots prenis la podion kaj prelegis pri la Tago de Zamenhof, kies datreveno ni festis kaj pri la nuna favora evoluo de Esperanto. Memorante al ni,kiam en la unuaj tempoj, nia internacia lingvo estis malpermesita de la rusaj caroj ĝis nunatempe, kiam nur antaŭ kelkaj monatoj, la Ĝenerala Direktoro de UNESKO, organizis feston en Parizo, kun granda nombro da eminentaj gastoj, por honorigi al Esperanto, nomante ĝin “justa lingvo” aŭ, ke la Pola Parlamento unuanime favore voĉdonis en la propono de D-ro Zamenhof al la Paca Nobel premio. Ĉion, ankaŭ sen forgesi, ke la nuna Prezidento de Ĉekio, estas tute kontraŭa al nia lingvo.
Finiĝis la festo kun la afabla invito de BEC tosti kun ĉampano ESPERANTO por nia ideo kaj frateca tagmanĝo en apuda restoracio.
Kaj fine, ni nepre devas rekomendi al la ĉeestantoj pli da akurateco en venontaj kunvenoj. Ni opinias,ke niaj prelegantoj sendube meritas tion.
SaTor
— bildo 6 —
KAE-Informilo -11-
ZARAGOZA (Hispanujo), la 13-an de Decembro 2008
[BILDO p.6 | 59,9,98,38] Foto de parko kun du grandaj arboj kaj monolito kun metala globo (meridianoj kaj paraleloj) super kolono kun tabulo, en la “Glorieta Esperanto” de Zaragoza.
****************************************
Supre, en la unua fotografaĵo, vidu projekton de arta skulptura monolito, kiun, okaze de la centjariĝo de FRATECO, Esperanto-Asocio en Aragono, jam inaŭguris la 13-an de la pasinta Decembro, en “Glorieta Esperanto”, urbo ZARAGOZA (Hispanujo), inter “Camino de las Torres” kaj “Avenida Cesáreo Alierta” (malantaŭ Hotelo Boston). En fotografaĵo suba, legu la tekston de la koncerna tabulo.
****************************************
[BILDO p.6 | 64,50,91,79] Reproduktaĵo de la tabulo de la monolito, kun kvinpinta stelo kaj la jena teksto:
En la mondon venis nova sento …
ESPERANTO
LINGVO POR KOMUNIKADO INTERNACIA
CENTENARIO DE “FRATECO” ASOCIACION ARAGONESA DEL IDIOMA INTERNACIONAL ESPERANTO
ZARAGOZA 1908 – 2008
Dua epoko, n-ro 66, aprilo-junio 2009

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 66, aprilo-junio 2009.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,30] Kaplogo de la bulteno en kadro kun rondigitaj anguloj: grandaj literoj «K» kaj «A» kun «E», inter kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
N-ro 66 / dua epoko / dudektria aperjaro / APR-JUN 2009
[BILDO p.1 | 53,33,99,74] Foto de kunveno en salono: kelkaj maljunaj personoj, viditaj de malantaŭe, sidas antaŭ tablo, ĉe kiu sidas viro; sur la muro malantaŭ li verda standardo kun stelo kaj ŝildo kun la teksto «Associació Cultural Esperantista / Kultura Asocio Esperantista / Katalunujo».
MONATA ESPERANTO-BABILADO en SABADELL la 18-an de Januaro 2009
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
KIEL PUŜI NIAN LINGVON
Unue ni devas inviti al niaj karaj legant(in)oj, serĉi kaj enmeti antaŭ ili la n-roj 52 kaj 64 de nia KAE-Informilo. La eldon-dato de la n-ro 64-a estis Oktobro/Decembro 2008, sendita la pasinta Oktobro; titolo de la artikolo, la sama kiel la nuna. Do afero facila por ankoraŭ trovi ĝin; la n-ro 52-a estis sendita ankaŭ en monato Oktobro, sed de la jaro 2005; do, afero nur facila por veraj kolektantoj de esperantaĵoj. Sed, ne gravas. Permesu, ke ni denove memoru al vi la titolon de tiu artikoleto: “Devoj kiel esperantistoj”. Tio eble jam sufiĉas por “envolviĝi” al niaj fervoraj dezirantoj por la progresigo de nia kara lingvo.
De la ideoj kolektitaj kaj disvastigitaj en nia lasta artikolo, ni jam diris esti ŝuldantoj de la bedaŭrinde forpasita samideano Claude Piron. Pri la ideoj de nia antaŭlasta, tute simple ni jam ne memoras la aŭtoro, bedaŭrinde, sed fiere pri la ideoj, feliĉe.
Sed al kiu ni ŝuldas nian nunan inspiron? Kiu vekis kaj devigis nin alporti tiujn ideojn al nia bulteneto?
Nunatempe devigis nin al la afabla invito, legata en interreto de s-ano Emilio Cid (Sao Vicente – Sp. Brazilo) http://www.iperniti.com/home/emilio.
Kaj plej grave, kiuj estis tiuj ideoj? Nu, samlingvano Cid unue rimarkis, ke esperantistoj kiuj kutime ne havas eksterlandajn kontaktojn malrapide progresas kaj emas forlasi la movadon. Certe, kelkaj restas en la movado kaj renkontiĝas semajne por tede studi gramatikaĵojn. Kompreneble, Esperanto estas por ili io teda, ili ne lernas hejme, iras semajne al la lecionoj ŝajne ne por nia lingvo, sed nur por ĝui la kunvivadon kun la samklasanoj. Male, kiu havas kontaktojn kun eksterlandanoj progresas kaj entuziasme agadas en la movadon. Tute simple, por ili Esperanto estas vivanta lingvo.
Kaj fine, por faciligi la kontaktoj inter lernantoj de pluraj landoj, nia amiko Emilio Cid kreis la grupon “TUTA MONDO”-n.
—>>>>>
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-
La menciita invito -en la adreso antaŭe anoncata-, disdonas kaj disvolvigas aliajn ideojn, kiujn nia spaco ne permesas reestiĝi.
Nia deziro estus, ke ĉiuj el niaj naciaj kaj tutmondaj gekursgvidantoj, kiujn legos nin, serioze pripensu la inviton de s-ano Cid kaj disvolvigu ĝin inter iliaj gelernantoj. Fidindan sukceson estos certa!
Santiago Torné i Grau
****************************************
OMAĜO al S-ino TRINI GARCIA COBACHO
[BILDO p.2 | 53,26,66,43] Portreta foto de maljuna virino kun mallonga malhela hararo kaj ŝalo kun desegnaĵoj, ridetanta.
okaze de ŝia naŭdeka vivo-jaro
Kara flugas la tempo, flugas la jaroj. Naŭdek jaroj, vere longa vivo estas, Vivo kun suferoj kaj belaj memoroj, Travivaĵoj ĉiam en la menso restas.
Amo kaj justeco nestas en la koroj. Kaj en tiu via de tio ja plenas, Ĉiam vi konata pro viaj favoroj. Pro tio, centoj da amikoj vin konas.
Aperis unu el la grandaj trezoroj La kara Esperanto, kiun vi amas Trini jen viaj iluzioj, viaj konkeroj Parto de la vivo Esperanto estas.
Tre kore ni vin omaĝas, sed kun ploroj Ĉar plena venko ankoraŭ al ni mankas. Jes kara, por vi estas niaj honoroj Trini kara, kore ni vin ĉirkaŭbrakas.
Luis Serrano Pérez Sant Cugat del Vallès, la 15-an de Februaro 2009
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
L’HOSPITALET, foiro de Kulturaj Asocioj
En nia lasta bulteno, ni skize informis pri tiu foiro, kie ĉiujare partoprenas “Kataluna Esperanto Fervojista Asocio”-n, kun sia budo por propagandi nian lingvon.
Kaj senvole ni ne aldonis, ke en la fermo-sesio de tiu foiro, tiu loka Magistrato faris omaĝon al la 60-a datreveno de la Proklamo de la Homaj Rajtoj.
La organizantoj serĉis 30 personojn inter la budaj-fakuloj kun la celo, ke ĉiuj el ili legus artikolon de tiu Proklamo.
La reprezentanto de la Fervojista budo, nia membro s-ano Martí Guerrero i Cots, estis la unua kiu partoprenis legante, esperantlingve, la Proklamon.
Antaŭ ĝia legado, s-ano Guerrero aldonis, ke Esperanto naskiĝis kun la sama spirito de la Proklamo de la Homaj Rajtoj.
En tiu proklamo oni povas legi: “Tiun ĉi universalan deklaracion de homaj rajtoj kiel komunan celon de atingo por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj nacioj, por tio, ke ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio, konstante atentante ĉi tiun Deklaracion, per instruado kaj edukado strebu al respektigo de tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj, kaj per laŭgradaj paŝoj naciaj kaj internaciaj certigu ilian universalan kaj efektigan agnoskon kaj observadon, same tiel inter la popoloj de la Ŝtatoj-Membroj mem, kiel inter la popoloj de teritorioj sub ilia jurisdikcio.”
S.T.G.
****************************************
[BILDO p.3 | 7,52,48,73] Skanaĵo de koverto: maldekstre la presita adreso de la sendinto, en la mezo aŭstra poŝtmarko de 10 kun branĉo de flava akacio («ALPEN-GOLDREGEN», «ÖSTERREICH») stampita per ronda poŝtstampo «30.12.08-14 / 1010», dekstre poŝtmarko «ÖSTERREICH 55» kun terglobo kaj la teksto «esperanto.net»; sube la nomo de la ricevanto.
esper.@nt.o ARBEITSGEMEINSCHAFT Rudolfinergasse 8 / 11-12 AT 1190 WIEN
S-ro Martí Guerrero
En Aŭstrujo oni povas aĉeti novan poŝtmarkon kun teksto en nia internacia lingvo. Ĝin validas proksimume de la fino de la pasinta jaro kaj ĝia valoro estas 0.55 eŭroj. Vidu antaŭan specimenon dank’ al la afableco de nia instruisto de Esperanto, s-ano Martí Guerrero.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -5-
[BILDO p.3 | 63,2,88,35] Turisma afiŝo «Pineda de Mar»: foto de plaĝo kun multaj sunombreloj kaj banantoj, pinoj kaj promenejo kun benkoj antaŭe, la maro fone.
PINEDA DE MAR, atendas vin en nia 17-a INTERNACIA ESPERANTO SEMAJNO de la KULTURO kaj TURISMO, de la 3-a ĝis la 10-a de Oktobro 2009. Trovu anexe aliĝilon!
****************************************
Hispana Esperanto-Federacio anoncas, ke la 68-a HISPANA KONGRESO de ESPERANTO, kaj samtempe la 14-a ANDALUZIA KONGRESO de ESPERANTO, okazos en urbo MALAGA, de la 2-a ĝis la ĝis la 5-a de la venonta monato Julio. Plian informon vi trovos ĉe: www.esperantoandalucia.org/
****************************************
La venonta kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) estos en Milano, de la 18-a ĝis la 25-a de Julio 2009. Informu vin en http://www.arciesperanto.it/html/lang/eo/sat-2009/
****************************************
Tiu jaro, Pollando denove gastigos jubilean UNIVERSALAN KONGRESON, la 94-an, lige kun la jaro de la 150-a naskiĝdatreveno de D-ro Ludoviko Lazaro ZAMENHOF, de la 25-a de la venonta Julio ĝis la 1-a de Aŭgusto. Meze de Februaro 1275 kongresanoj el 59 landoj jam aliĝis al tiu kongreso. Je la sama dato, la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo, kies fina nombro de kongresanoj estis 1845, havis 1195 aliĝintoj. Kaj Bjalistoko, la naskiĝurbo de la kreinto de la lingvo ricevos nin -la unuan fojon- en tiu evento.
****************************************
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
****************************************
Karaj gelegantoj. KAE bezonas vian helpon. Bonvolu pagi vian jarabonon per la nuna 2009. Kiel kutime, 10 eŭrojn; aŭ 12 eŭrojn por familia jarabono. Dankeme, La peranto. (Legu en paĝo 12-a kiamaniere pagi)
****************************************
NEKROLOGOJ
[BILDO p.4 | 8,22,22,39] Portreta foto de maljuna viro kun alta frunto, en kadro el steletoj.
Hodiaŭ, kun granda bedaŭro, ni devas informi pri la forpaso, la 10-an de Februaro, 93-jara, de Vicenç HERNÁNDEZ LLUSERA (Sabadell 1915-2009).
S-ano Hernández Llusera, veterana esperantisto, esperantologo, tre konata kaj amiko de ĉiuj en nia movado, estis fondinto kaj de monato Januaro 2008, honora membro de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA, en kies redaktado de nia bulteneto, li partoprenis ek de la unua ekzemplero kaj poste daŭrigis kiel kunlaboranto.
Kvankam tiu ĉi redaktoro konis al s-ano Hernández de la komenco de la sesdekaj jaroj de la antaŭa jarcento, tamen povas reliefigi la konstanta agado favore al nia internacia lingvo.
Esperantisto jam de sia juneco, oni povis ĝui kun sia agrabla ĉeesto tiel en katalunaj babiladoj, renkontiĝoj, naciaj kaj internaciaj kongresoj.
Adaptis, verkis kaj instruis la Zamenhof-an lingvon, en kies lingvo interŝanĝis korespondado kun esperantistoj el la tuta mondo.
Anekdote, ni povas ankaŭ aldoni, ke dum la hispana intercivitana milito, al kiu li devis devige partopreni kiel soldato de la respublika armeo, tre frue li interparolis pere de nia lingvo kun eksterlandanoj apartenantaj al la konataj internaciaj brigadoj.
Ĉiam, en ĉiuj okazaĵoj kiam ni bezonis klarigi dubojn aŭ helpon pri nia Esperanto-grupo, li afable estis apud ni. Pri tiu ĉi redaktoro, li ĉiam estis, kore, mia “unua hispana esperantisto”.
Fine, de li oni povas diri, ke super ĉio, li estis esperantisto.
Al lia vidvino Magdalena, filino Joana, bofilo kaj genepoj, nian plej sinceran kondolecon. Kaj pace ripozu lin!
++++++++++++++++++++++++++++++
———->>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-
[BILDO p.4 | 55,5,69,22] Portreta foto de maljuna viro kun okulvitroj kaj mallonga hararo, en kadro el steletoj.
La pasintan 15-an de Februaro, forpasis en Terrassa, la alia honora membro de nia asocio, s-ano Giordano MOYA ESCAYOLA, 96-jaraĝa (1913-2009).
S-ro Moya, esperantisto kaj verkisto, -li eklernis la lingvon en jaro 1936- jam de multaj jaroj, forte aktivis en nia movado en diversaj aspektoj kaj postenoj.
Batalis en la hispana intercivitana milito kiel respublika soldato; sed la fakto, ke li ne volis pafi, li estis malliberigita kaj juĝita de la respublika armeo. Post tio, li eskapis kaj devis vivi kaŝita dum sep jaroj, ĉar kiam la armeo de Franco alvenis en Terrassa, urbo kie loĝis, li estis ankaŭ en listo de persekutitoj por antaŭ esti prezidanto de agrokulturan kaj industrian organizon. Dum tiuj sep jaroj, studis pri historio, matematiko, astronomio, Esperanto, homaranismo kaj interna ideo de nia movado.
Elstaris sian agadon kiel verkisto de gravaj eseoj. De nia breto, ni povas mencii kelkaj el ili. Ekz. “La Homa Vivaventuro” – 1987 (traduko kaj pliampleksigo de alia eldono -1981- katalunlingve verkita “La aventura humana”); “Esperanto en Prospektivo” -1989; (Verko poste tradukita kaj eldonita en la hispana kaj korea lingvo); “Survoje al Universala Civilizacio” -1995; “Esperantismo” -2002; kaj katalunlingva broŝuro “L’esperanto i l’esperantisme”. Ĉiuj el tiuj verkoj estas taŭga kaj rekomendinda legado por la amikoj de nia internacia lingvo kiel omaĝo al la ĵus forpasinta esperantisto.
Lia familio ricevu nian kondolencon kaj ke li trovu pacan ripozon!
++++++++++++++++++++++++++++++
La 20-an de Decembro 2008, En Riudearenas (Girona), urbo en kiu li loĝis lastatempe, 92-jara, forpasis Rikard’ S. GŨELL, kiu dum sia longa vivo ĉiam agadis por Esperanto en tre malsamaj aspektoj. Poeto, fama estis kiam aktoris en nia internacia lingvo, verkis kelkajn librojn, aŭ adaptis filmojn en nia lingvo por posta televida projekcio.
Nian kondolencon al sia vidvino s-anino Maria Bonet, filoj kaj familianoj kaj ke li pace ripozu!
++++++++++++++++++++++++++++++
Santiago Torné i Grau
****************************************
ESPERANTO estas la lingvo de la pacemaj popoloj. Rolland Accomiato
****************************************
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
****************************************
RESUMO DE LA ĜENERALA KUNVENO DE KAE. JARO 2009
Kiel oportune estis kunvokita, la 27-an de la pasinta monato Januaro, je la 17-a horo kaj duono, t.e. en la dua kunvoko, okaziĝis nian ĝeneralan jaran kunvenon.
Ĝia resumo estas:
1-e) Unuanime oni aprobis la protokolon de la antaŭa kunveno. 2-e) La prezidanto, s-ano Galofré, detale informis pri la aktiveco de nia Asocio dum la pasinta jaro 2008-a kaj prezentis projektojn por la nuna jaro. Inter ili, ni daŭrigos la kutiman disdonazdon de kursoj per korespondado. Ankaŭ oni sugestis, ke nia grupo kunlaboru kun la aliaj grupoj el Barcelono, en la eblaj venontaj aktoj memore de la centjara alveno al Barcelono de d-ro Zamenhof, okaze de la 5-a Universala Kongreso, en 1909. 3-e) La kasisto informis pri la kontostato de 2008. 4-e) Ĉar ni ne ricevis kandidatiĝojn por la renoviĝo de postenoj en la KAE-estraro, ĝi restas en la samaj postenoj la sama membraro.
Josep Mª Galofré Domingo Prezidanto.
****************************************
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
NIAJ BABILADOJ
Je la komenco de tiu jaro estis urbo Sabadell kiu gastigis la unuan babiladon, la 18-an de Januaro, en “Casal Pere Quart”.
Bedaŭrinde la ĉeestantaro estis tre magra kaj, krome, kelkaj ĉeestantoj devis akurate foriri de nia urbo, kio malĝojigis la etoson.
La temo proponita de nia moderiganto s-ano Luis Serrano estis Ĉinujo, ĝia potenco, notinda komerca agado, nuna vivnivelo en tiu lando aŭ la majestaj lastaj Olimpikaj Ludoj okazintaj pasintjare en Ĉinujo. Ne malbonaj, sed, kiel kutime, malabundaj opinioj povis esti aŭdataj de la gepartoprenantaro. Fine kaj kiel kutime, ne mankis abundan bufedon kaj fratecan tagmanĝon.
***********
Babilado en Sant Cugat del Vallès, la 15-an de Februaro.
Kvankam la temo proponita al la ĉeestantoj estis pri historio de Esperanto, kun tro da demandoj, ili estis nur parte diskutataj.
Kiu estis la kialo? Okazis, ke samtempe ni deziris omaĝi al nia samideanino Trini GARCIA COBACHO, okaze de ŝia 90-a naskiĝtago. La prezentado de tiu evento, la “malkovro” farita de s-rino Trini de alia veterana esperantisto, s-ano Francesc DENTI, nunatempe loĝanta en Martorell, la transdono de donacoj al la omaĝintino kaj, inter ili, la prezentado de arta memoraĵo enhavanta senteman poeziaĵon verkita de Luis Serrano, faris la tempon flugantan.(Vidu ankaŭ paĝo 3-a)
Ĉeestis la loka televido, kiu intervjuis al s-rino Trini -prezidantino de la loka Esperanto-grupo Jozefo Anglès- pri nia internacia lingvo.
Ne mankis abundan bufedon, invito de la loka grupo kaj posta tagmanĝo en restoracio kun la deviga ĉampano-tosto honore al nia kara Trini.
***********
Grupo Aŭroro – Barcelona.
Le ejo de la “Formiga Martinenca” el Barcelono, la 8-an de la pasinta Marto, matene, simpatie laŭ kutimo de tiuj regantoj, akceptis la 96-an babiladon, organizata de Esperanto-grupoj el ĉirkaŭaĵo kaj Barcelono mem.
—>>>>>
KAE-Informilo -9-
Ĉar televidaj programoj, bedaŭrinde, devas montri al ni bildojn de afrikanoj, kiuj pro manko de nutraĵoj, medicinaj prizorgoj, edukado aŭ aliaj vivrimedoj, devigis ilin elmigri el siaj landoj, ĉiam en neestabilaj transportmedioj kaj kie, ili ofte perdas siajn vivojn.
La temo: “La enmigrintoj, kiuj venas el Afriko”, kun sep sugestoj/demandoj proponitaj al ni de s-ano Serrano.
Oni aŭdis diversajn opiniojn pri la negra etniko, multaj fojoj erare konfuzigita per la adjektivo “nigra”. La tempo de la sklaveco, kiam oni forrabis negrojn poste venditaj kiel sklavoj en Amerikaj landoj estis ankaŭ memorata. Aperis diversaj kialoj por iomete klarigi la nunan malbonan situacion de tiuj negroj, sed oni povas konkludi kaj evidentigi, ke la nunan ekonomikan koloniigon estas kiu kulpas pri la bedaŭrinda, malfeliĉa kaj malfacila ekzistado de la negroj el Afriko.
Prezidantino de Grupo Aŭroro preparis bufedon por inviti nin je la fino de tiu babilado kaj, en la sama ejo, ni adiaŭis tiun feston kun frateca kunmanĝado.
Tiago
Venontan babiladon, tiu monato de Aprilo en Casinet, ejo de Barcelona Esperant-Centro. Temo: La frakaso kiu suferas nia ekonomika sistemo” aŭ simila. Preparu viajn opiniojn kaj partoprenu en la debato.
*********************************************************************
daŭrigas de paĝ 11
Aperis du novaj Esperantaj temaj videofilmo-kolektaĵoj, kiuj fukcias kiel memstaraj kanaloj.
Temas pri “Esperanto-Muzik’-TV”, kiu prezentas daŭre kreskantan aron de Esperantaj muzik-filmaĵoj (nun ĝi havas 64 kvantojn), kaj la alia estas “Esperanto-Humur’-TV”, kiu ebligas la ĝuadon nun de 18 programeroj.
Adreso de la du elsendaĵoj:
http://worldtv.com/esperanto_muziko_tv
http://worldtv.com/humuro_tv_esperanto
Aperis ankaŭ tria nova kanalo ĉe:
http://www.mogulus.com/esperanto
Tamen ne forgesu: Esperanto-TV ĉe: http://esperanto-tv.com/
**********
SaTor
*********************************************************************
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
ION el ĈIO
Ĉu atingi lingvon en 7 tagoj estas miraklo?
Profesoro Gennadij Shilo, kiu oficiale instruas Esperanto-n en moskva universitato kaj rektoro de Eŭropa universitato JUSTO, pliampleksigas tion al ni.
Pensu unue, diras profesoro Shilo, “ke miraklo, kiel sciatas, ne ekzistas. Ordinare oni nomas miraklo naturan aŭ socian fenomenon, kiu dume ne estas klarigate science”. Verŝajne, al la speco de tiuj mirakloj en la sfero de socia (kleriga) agado necesas atribui la menciitan far de prof. Selten (Nobel premiito) statistikan fakton, karakterizantan studadon en Germanio de fremda lingvo laŭ 4-jara programo, kiam en paralelaj klasoj oni “perdas” 2 jarojn por studado de Esperanto, dum tiu tempo ekposedas ĝin perfekte, kaj dum la restintaj 2 jaroj sukcesas ekparoli fremdan lingvon pli bone, ol tiu, kiuj dum ĉiuj jaroj studis nur la fremdan.
En tiu ideo, la 7-taga kurso komenciĝas jaŭde kun la tuta gramatiko (2 paperfolioj); vendrede la studentoj alpropigas aplikadon de la gramatikaj reguloj praktike. Ekde lundo la ritmo de la laboro jenas: dum tri horoj parola praktikado, dum 3 restintaj horoj -lernado de la roloj, kontrolo de ĝusteco de la prononco, ellaboro de parolmaniero kaj de fundamento de la retoriko kaj tiel ĝis vendrede. La sekvan lundon (en la 8-a labortago) – 3 horoj de provludo kaj la ekzameniĝo.
Dum la lastaj 2000 jaroj estis entreprenitaj 3000 provoj de tuthomarajn helpan lingvon, partoprenante geniulojn kiel Deskarto, Spinozo, Lejbnico, Ejnstejn kaj aliaj. Ja restas viva kaj sukcese funkcias el ĉiuj racie kreitaj lingvoprojektoj nur 1 – ESPERANTO.
**********
Propono de Esperanto al Eŭropa parlamento, -poste malakceptita kiel persista kutimo.
Membrino de Eŭropa parlamento Ludmila Novak prezentis la 21-an de Januaro 2009 al la Eŭropà Parlamento en Komitato por Kulturo sub la signo: PE 416-668401-00 kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura tri proponojn pri ŝanĝoj de artikolo 4: 4-a (nova) konstatas ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel
——>>>>
KAE-Informilo -11-
“lingua franca”.
Propono pri ŝanĝo:
4-b (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekz Esperanto.
Propono de ŝanĝo:
4-c(nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo, faciligis komercadon inter ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko. Similan efekton povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo.
**********
Antonio Gala, hispana verkisto tre konata de multaj el niaj gelegantoj, en sia verko “Los papeles del agua” (La roloj de la akvo), mencias Esperanto-n.
En paĝo 24: “Cerrar los ojos de común acuerdo. Ése es el verdadero esperanto: querer no darse cuenta…(Fermi la okulojn per komuna akordo. Tiu estas la vera Esperanto: oni ne volas konstati tion).
En paĝo 123: “El esperanto es un invento desafortunado” (La Esperanto-lingvo estas malfeliĉa inventaĵo)
**********
Amikeco Ĉino-hispana. S-ano Aŭgusto Casquero, ĉiam agema kaj kiu nunatempe iunstruas en urbo Kantono (Ĉinujo), sugestas la eblecon krei iun asocion aŭ ion similan, por plifortigi la rilatojn inter ĉinaj kaj hispanaj esperantistoj.
En “Cinujo ekzistas multaj elstaraj kaj entuziasmaj samideanoj, sed por ili malfacilas havi kontaktojn kun alilandaj esperantistoj kaj ĉefe ege malfacilas por niaj ĉinaj samideanoj ĉeesti E-aranĝojn en aliaj landoj, ĉefe pro vizaj malfacilaĵoj.
Momente, tio estas nur ideo sed por pliampleksigi ĝin, sendu sugestojn kaj proponojn al
**********
vidu paĝ 9
*****************************************************************
ESPERANTO estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata.
BORIS KOLKER
(Vojaĝo es Esperanto-lando)
Dua epoko, n-ro 67, julio-septembro 2009

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 67, julio-septembro 2009.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,1,99,30] Emblemo de KAE: kadro kun grandaj literoj «K» kaj «A», kvinpintaj steloj kaj malgranda «E» kun stelo; supre la teksto «Kultura Asocio Esperantista», malsupre «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista
Katalunujo
N-ro 67 / dua epoko / dudektria aperjaro / JUL-SEP 2009
[BILDO p.1 | 54,32,99,72] Foto de la prezidanta tablo en salono de la Barcelona urbodomo: kvar sinjoroj sidas malantaŭ longa tablo kovrita per tuko, kun nomŝildetoj, mikrofonoj kaj paperoj; malantaŭe pentritaj muroj.
Centjariĝo de la “5-a Universala Kongreso de Esperanto”-(1909) Urbodomo el Barcelono, la 30-an de Aprilo 2009
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
Centjariĝo de la 5-a Universala Kongreso de Esperanto, Barcelono. (De la 5-a ĝis la 11-a de Septembro 1909-a)
Okaze de la centjariĝo de tiu kongreso, ĝiatempe persone prezidita de la kreinto de la lingvo D-ro Zamenhof, estis organizataj du solenaj aktoj.
La unua de tiuj aktoj, la 30-an de la pasinto monato Aprilo en historia mezepoka plenplena salono nomata “de Kronikoj” en Urbodomo el Barcelono.
Prezidis ĝin, s-roj Josep Franquesa, Pedro Hernández Ubeda, Ramon Nicolau i Nos kaj Llibert Puig Gandia. (Vidu fotografaĵo en frontpaĝo de tiu Informilo). Nome de Barcelona urbestro, ankaŭ ĉeestis magistratano d-ro Joan Puigdollers, kiu preferis/elektis akompani nin sidante en la unua vico.
Malfermis tiun eventon nome de la urbestraro, s-ro Nicolau; sekvis s-ano Llibert Puig, legante dokumentaro de KEA (Kataluna Esperanto Asocio); poste estis la festparolado de s-ano Pedro Hernández Ubeda, vic-prezidanto de HEF (Hispana Esperanto-Federacio) kaj fine, Josep Franquesa legis, esperantlingve, saluton de prof. d-ro Probal Daŝgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.
La koruso “Santa Eulalia”, el Hospitalet, kantis esperantlingve la popolkanto “La najtingalo”.
En apuda gotika korto de la Barcelona urbodomo, la festo finiĝis kun bufedo kaj tostoj memore al nia kara d-ro Zamenhof.
La dua akto, estis ekspozicio da Esperantaĵoj en “Centre Cívic Casinet”, strato Rector Triadó n-ro 51 (apud RENFE- stacidomo Sants -Barcelono).
Organizis tiun ekspozicion BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, dank’ al la streba laboro de Salvador Aragaj, prezidanto de BEC.
La inaŭguro, kun notinda ĉeesto da vizitantoj, estis la 12-a de Majo kaj la fermo la 23-an de la sama monato, vizitebla ĉiutage de la 19-a ĝis la 21-a; krome daŭrigis prelegojn en sekvantaj tagoj kaj sama adreso.
Prof. Rafaela Urueña, eks-presidantino de Hispana Esperanto-Asocio prelegis pri “Esperanto kaj la lingva diverseco”; projekcio de vidbendo pri “Lingvistikaj problemoj en la enmigrintoj”; historiistino Dolors Marín, alportis al ni la interrilatigo de Esperantistaj kaj Anarkistaj movadoj.
Solena prezentado de la DVD pri la kataluna folkloristo Joan Amades i Gelats, kies dua parto estas subtitolita en nia lingvo. Aŭtoris kaj regis tiun filmon, Raul Contel.
Dum la inaŭguro de la ekspozicio, antaŭ la devigaj tostoj kun ĉampano Esperanto, -afabla invitado de BEC-, kelkaj reprezentantoj de aliaj Esperanto-
=======>>>
KAE-Informilo -3-
grupoj faris paroladetojn. Sed, s-ano Martí Guerrero i Cots, kiu salutis nome de la esperantistoj/fervojistoj, rakontis al ni viglan anekdoton rilatita kun la 5-a UK en Barcelono; unu el la aĵoj trovebla en la ekspozicio, estas la kongreslibro, en kies publikaĵo d-ro Zamenhof aperis kiel kongresano n-ro 2, kvankam en la antaŭaj kvar kongresoj d-ro Zamenhof ĉiam aperis kun la numero 1. Konstatante tiun ŝanĝon, Zamenhof deziris saluti tiun personon al kiu estis aljuĝita la unua numero. La posedanto estis s-ro Joseph Paluzie, presisto el Barcelono. Ĉu la kialo? Tute simple, Paluzie kutime presis ĉiujn Esperanto-eldonaĵojn precipe pri ŝakludo kaj ĉiam rezignis favore por Esperanto la monvaloro de tiuj profesiaj laboroj. Kaj por iomete danki lin, la samtempe esperantistoj/ŝakludistoj el Barcelono distingis al s-ro Paluzie kun tiu “donaco”.
S.T.G.
****************************************
[BILDO p.2 | 52,29,99,69] Grupfoto de kvin sinjoroj starantaj antaŭ ŝtona muro kaj busto: maldekstre barbulo en hela jako, apud li viro kun kravato tenanta plastan sakon kun la emblemo de KAE, kaj tri pli aĝaj sinjoroj, unu el ili kun glaseto en la mano.
S-anoj Raul Martínez Anguita kaj Pedro Hernández Ubeda, de HEF (Hispana Esperanto-Federacio); kaj Josep Mª Galofré, Santiago Torné kaj Ramon Manau, de KAE (Kultura Asocio-Esperantista) en Urbodomo el Barcelono, la 30-an de Aprilo, okaze de la centjariĝo de la 5-a Universala Kongreso de Esperanto – 1909.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
LA LIBRO ELEKTRONIKA
En nia kutima trimonata komunikado kun niaj karaj gelegantoj, hodiaŭ ni volas memori temon, eble malsimilan al nia kutimaj artikoletoj sed, tamen, ligita al nia idosinkrazio, t.e. la legado, ĉar por ni, esperantistoj, la parolado ĉiam estas en ne tute praktikebla dua vico.
Pro tio, tiuj nunaj paĝoj aludas al preskaŭ ĵus aperintaj “elektronikaj libroj”. Je la fino de tiu artikoleto, ni skribos iomete pri elektronikaj ĵurnaloj; sed tio jam estas alia afero.
En la komenco de tiu jaro, la legado, en tiu okazo, de “papera” eksterlanda ĵurnalo, sciigis nin pri la nuna komerca vendado de la t.n. “elektronika libro”, kiu estas ilo simila al kutima malgranda ekrano komputila aŭ televida.
Japana entrepreno Sony, la franca Booken, Cybook, FNAC, aŭ Kindle en Usono, luktas inter si por la dezirata kvoto de vendoj de tiu ilo. Samtempe aperis la nederlandan “Iliad” de la entrepreno Irex, sed kun iloj destinataj al kelkaj profesiuloj. Do, sendube en tiu industria sekcio, la milito estas preta.
Tiujn “librojn”, pli/malpli grandaj kiel la konataj poŝaj libroj, kiuj pezas 175/250 gramojn, oni povas aĉeti per 200/300 eŭroj; samtempe oni asertas, ke, kontraŭe al la komputilaj ekranoj, permesas bonegan legadon en iu ajn kondiĉoj kaj, ekzemple, la stoka spaco-kapablo trovebla en Sony-karteto, -kiun ni imagas similan al tiuj nunaj virtualaj kartetoj pri fotografado-, estas el cent sesdek libroj de kutime ĝenerala beletro. Kvankam aliaj entreprenoj, ekzemple Cybook, la spaco-kapablo supreniras ĝis mil libroj.
Kiel kutime en ĉiuj “komercaj” militoj, ekzistas la nepra nekongrueco inter la elektronikaj-libroj de la malsimilaj entreprenoj kaj la nuna stoko de titoloj, en kelkaj lingvoj, preterpasas la du mil; oni ankoraŭ ne trovas ĝin en nia internacia lingvo, sed ĉion alvenos, ne dubu! Ĉar pensu, ke iu el la plej konata franca eldonejo, jam pretis dek ok mil verkojn pere de tiu sistemo, franclingve kompreneble.
=========>>>
KAE-Informilo -5-
Sed la afero ne finiĝas tie, ĉar hodiaŭ jam estas aĉetebla la Kindle 2, pli malgranda ol la unua Kindle, kies kies enhavo atingas 1500 librojn, aldonante muzikon dum la legado, se la leganto deziras tion.
Devenante el Norvegujo, aliaj opinioj asertas, ke la legado pli bona de la konataj elektronikaj ĵurnaloj estas sur komputila ekrano, kie oni pòvas gliti de unu alineo al alia; do, tute kontraŭe al la kutima legado de libroj.
Eble malbona novaĵo pri niaj karaj bretaroj da libroj, ĉar ili povas tute simple malaperi; ankaŭ la ekskuzo, ke oni ne povas aĉeti novajn librojn pro manko da spaco.
Do, karaj gelegantoj, bonan legadon en tiu nova mondo!
Santiago Torné i Grau
****************************************
FILMO SUBTITOLITA en ESPERANTO
Tiu ĉi jaro 2009, Katalunio omaĝas Johano Amades okaze de 50-a jaro de sia forpaso.
Kiam estis juna, Amades lernis Esperanto-n kaj aktive partoprenis en la movado. Li multe helpis la 5-an Universalan Kongreson de la jaro 1909 en Barcelono kun ĉeesto de la D-ro Zamenhof. La jaro 1922 estis elektata prezidanto de Kataluna Esperanto Federacio.
Johano Amades, granda folkloristo, traveturis multaj katalunaj vilaĝoj kompilante dirajôjn, preskribojn, uzojn, kutimojn, uzojn, kutimojn, rakontojn, kanzonojn kaj dancojn. Li verkis dekojn da librojn, Històries i llegendes de Barcelona, en du volumoj, Costumari Català, en kvin volumoj entute 5.000 paĝoj, Les cent millors cançons populars, Les diades populars catalanes, Refranyer català comentat, Folklore de Catalunya, ktp.
Ankaŭ verkis Kataluna Popolkanto, de katalunaj kanzonoj tradukitaj en Esperanto.
La subtitolita filmo, prezentita en DVD, estas dividita en tri partoj. La unua parto de 30 minutoj enhavas biografion kaj folklorajn manifestaciojn. En la dua parto de 20 minutoj enhavas antikvan fabelon. En la tria parto de 4 minutoj, la Ĥoro Heura, de l’Hospitalet de Llobregat kantas en Esperanto Montaroj de Kanigo.
La aŭtoro kaj direktoro de la filmo estas Raúl Contel.
Martí Guerrero i Cots
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
ION EL ĈIO
EŬROPA UNIO. Okaze de la lastaj eŭropaj voĉdonoj, la pasintan 7-an de Junio, en Francujo kaj en Germanujo, geesperantistoj decidis prezenti listojn por certigi sian ekzistadon.
En Francujo, la teritorio estis dividita en sep regionoj. En ĉiu regiono estis prezentita speciala listo de “Eŭropo, Demokratio Esperanto”. En franca regiono Sudo-Oriento, oni trovis la balotilon kiun ni vidos en lasta paĝo de tiu Informilo.
Post la voĉdonado, oni konstatis, ke la francaj esperantistaj listoj ricevis preskaŭ 30000 voĉojn (0,16% de la voĉdonantoj). Informis: Rolland Accomiato.
MEKSIKIO. Je la duono de la pasinta monato de Junio, komencis “Seminario kaj kurso de Esperanto” en Meksika Universitato, de Meksiko-ĉefurbo; direktis ĝin Magistro Luis L. Cordova Arellano, Jura Fakultato UABC-UNAM.
UNIVERSALA KONGRESO en MADRIDO. S-ano Pedro Hernández, vicprezidanto de HEF,informis nin pri nunaj demarŝoj okaze de Universala Kongreso de Esperanto, en Madrido, je venonta 2011-a, okaze, ke la decido prenota fine de la venonta monato Julio dum la UK en Bjalistoko estos favora al la Madrid-a kandidatiĝo.
Kompreneble, la organizado de tiu kongreso postulos tro da laboro. Ĉiuj proponoj de helpado, oni povas sendi al:
POLA RADIO. Por nia gelegantaro, ekzistas tre facila maniero antaŭeniri rimarkindan progreson en nia lingvo. Pro tio, oni bezonas komputilon kaj interreton, hodiaŭ troveblaj ĉe multaj el niaj hejmoj; poste aĉeti la tiel konatan MP3-n (ne tre multekosta) kun USB por konektiĝi ĝin en la komputilo. Finfine, serĉi Polan Radion, oni trovas ĝin en: http://polskieradio.pl/eo kaj registrigi multajn, diversajn, variajn radioelsendojn en tiu malgranda ilo, kiu poste permesos al vi aŭdi tiujn radio-programojn, senlime da fojoj kaj je via tuta komforto, kie kaj kiam vi deziru.
NOVA ALFABETO. Itala arkitekto, s-ro Terracina, estas la kreinto de nova alfabeto, destinita al la monda uzado. Tiel simpla, ke infano povas parkere lerni ĝin en kelkaj horoj. Do, se Terracina sukcesos en lia kreaĵo, ni povos ĵeti al la rubujo alfabetojn kiel la latina, araba, kirila, ĉina aŭ iu ajn.
Tiu alfabeto estas nura litero; verdire ne estas litero sed kvadrato, kie oni forigas unu el la flanko kaj kombinado de tiuj kvadratoj.
=========>>>
KAE-Informilo -7-
FIRENTITATS 2009. Esperanto-ekspozicio ene de tiu Barcelono grava evento, okaze de la 150-a datreveno de la aŭtoro de Esperanto, D-ro Zamenhof, oni povis viziti la pasintan 6-an de Junio en strato Sants de la kataluna ĉefurbo. Pro rio,oni fermis tiun straton por la aŭtomobila trafiko la tutan tagon -de la 7-a ĝis 20-a vespere. Organizis BARCELONA ESPERANTO-CENTRO.
ŜTONON al HERZBERG. La franca esperantisto kaj entreprenisto, s-ano Michel Basso, volis konstrui en la pasinta monato de Junio, en la urbo Herzberg am Harz, du belajn grandajn monumentojn “Espero” kaj “Esperanto”.
Li bezonis por la betonkrustoj de la monumentoj ŝtonetojn el la tuta mondo, cele esprimi la mondsolidarecon al la oficiala Esperanto-urbo Herzberg (ni jam informis pri tiu urbo en antaŭa informilo nia).
Gratulu kaj petu informojn de tiuj eventoj de INTERKULTURA CENTRO HERZBERG, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio
EŬROVISION. Estis 42 landoj, kiuj partoprenis la pasintan eŭropan kanzonkonkurson. Unu kantistino, PATRICIA KAAS, el Francujo, kiu kantis en la franca, ne nur kontraŭstaris la tendencon kanti en la angla lingvo, -la plej uzata inter la kantistoj de tiu konkurso, “kaŝante” sian nacian lingvon-, sed ŝi metis Esperantan tekston de sia kanzono en sian retpaĝaron. Do, nia “unu poenton” por tiu kantistino.
VATIKANO. Se vi deziras scii ĉion pri Vatikano, -ne nur pri religiaj aferoj, sed pri diplomata agado, pere de intereto iru al:
aŭ aŭskultu Radio Vatikana, FM 93,3 m; ankaŭ pere de OM 1250 khz; OC 6100, 7305, 9610 kaj 11910 khz.
ESPERANTO LINGVO DE KOMERCO. Olivier Clanchin, prezidanto de la firmao-grupo TRIBALLAT, volas igi Esperanton lingvo de la komerco. Li nunatempe eksperimentas la projekton kun siaj teamoj.
La estro de la grupo Triballat, en la urbo Noyal-sur-Vilaine, akiris komence de la nuna jaro malgrandan italan entreprenon; la plej malfacila parto estas “agordi la violonojn” (kio, en la franca, signifas: harmonie kunlaborigi la homojn) inter ambaŭ malsamkulturajn organizojn. Kaj ĉar la angla ne estas tiom evidenta por la francoj kaj italoj, Olivier Clanchin lanĉas frenezan defion, ke iuj el liaj dungitoj povus komuniki kun la itala teamo en… Esperanto! Verŝajne, jen premiero en Francujo.
Pli facila kaj malpli multekosta ol la angla. Evidente!
Tiago
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
****************************************
Européennes 2009 – Circonscription Sud-Est
[BILDO p.1 | 27,36,50,47] Emblemo de la listo «Europe Démocratie Espéranto»: stiligita «De» kun horizontalaj strekoj, apud la vortoj «EUROPE DÉMOCRATIE ESPÉRANTO».
Liste des Candidats
1 – Christian GARINO 2 – Monique FILLAT 3 – Philippe CHAVIGNON 4 – Céline BERNARD 5 – Gaston RISTE 6 – Pascale VOLDOIRE 7 – Michel ELIARD 8 – Chantal BECHERET 9 – David GLORIEUX 10 – Lucette ANXIONNAZ 11 – Gilles WALLEZ 12 – Waltraud LEGROS 13 – Raymond BORE 14 – Carmen SEGARRA 15 – Max CLAUDE 16 – Zdravka LE NEPVEU 17 – Jean-Louis GOBEAU 18 – Monique JUY 19 – Edmond MONIER 20 – Catherine BOCKHOLDT 21 – Pierre GROLLEMUND 22 – Lucette ECHAPPE 23 – Dominique SABATIER 24 – Claudie DEMONGEOT 25 – Hubert PILON 26 – Françoise GUIHAUME
Bonvolu legi en
ION el ĈIO
pri
EŬROPA UNIO.
[BILDO p.1 | 31,61,50,76] Desegnaĵo: virina figuro kun frigia ĉapo ornamita per stelrondo de Eŭropa Unio kaj buŝtuko, kolombo kaj balotkesto kun la surskribo «E.D.E.».
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
NIAJ MONATAJ BABILADOJ
97-an babiladon de KAE kaj aliaj lokaj E-grupoj, la 19-an de Aprilo en sidejo de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, ĉe “Centre Cívic Casinet”. Temo: “La krizo” (plej taŭga, ne ebla). Ne tro da babilemuloj respondis al la alvoko, malgraŭ ke la temo estis tro taŭga,kiel dirite.
La prezidanto de BEC, Salvador Aragaj, bonvenigis la ĉeestantojn, anoncis kelkajn aferojn de lia Centro, kiel la ekspono da Esperantaĵoj, en la sama loko, de la 12-an ĝis la 23-an de Majo, por rememori la centjariĝo de la alveno de D-ro Zamenhof en Barcelono, okaze de la 5-a Universala Kongreso de Esperanto -1909-, kaj donis la vicon al s-ano Serrano, kunordiganto kaj moderiganto de tiuj kunvenetoj.
Jam en la diskutoj kaj interŝanĝado de pensoj kaj opinioj, scii aŭ malkovri ĉu la krizo, kiu nunatempe ĉirkaŭas nin, alvenis subitmaniere aŭ estis antaŭvidebla; ĉu tiun krizon estis financa aŭ ekonomia, aŭ kiu estis la unua aŭ la dua; la fifamaj hipotekoj, en Usono konataj sub la akronimo NINJA (ne enspezoj, ne laboro, ne havaĵoj); malkovri la kulpa parto de la troa parte konstruado de nevendeblaj fantomaj loĝejoj aŭ la ankaŭ nevendeblaj veturiloj; la mensoga, fia gajno-emo de niaj bankistoj; la senfina avido de nemoveblaj kaj usonaj asekuraj entreprenoj; tiuj aŭtentaj “profesiaj” stelistoj dediĉitaj al la tre konataj kaj ĉiam neforgesataj piramidoj, profitante tiujn teorie abundon da mono; kaj ankaŭ neforgesante la bedaŭrindaj kvar milonoj de senlaboruloj. Kaj, kiel finaĵo de tiom da diboĉo, opinii ankaŭ ĉu tiu krizo havos solvon, estas ĝui de vera festa dimanĉmateno. Bedaŭrinde, ke la verva partoprenado ne tro abundis.
Dimanĉo je la 17-a de Majo, ĉe samideanino Maria Almagro, Barcelono. Dek ses gepartoprenant(in)oj kaj “La Justeco” alvokis al niaj mensoj, kun aliaj ok demandoj, moderigataj, kiel kutime, pere de Luis Serrano.
La defino de la vorto “justeco”, unua el la demandoj proponitaj, estis
=======>>>
KAE-Informilo -9-
tre facila kaj unuanime aprobita de ni ĉiuj. Alia afero estis kun la sep restantaj demandoj, ĉar la opinioj aŭskultataj ne ĉiam kongruis, kompreneble. Ni ĉiuj akceptis la rolon, kiuj kutime ludas la “malbenitan” monon kiam aperas inter tiuj juĝaj aferoj, la “senliman” povon de la juĝistoj, kelkajn skandalajn aŭ nekompreneblajn punojn. Ankaŭ aperis -aŭ estis ŝerce menciita- la “funela leĝo”, kiu ŝajnas regi en tiuj medioj, bedaŭrinde!
La personeco de la tiel konata kiel “Defendanto de la popolo” ne estis tute aŭ bone komprenata kaj same okazis kun la lasta demando “Ĉu justeco ne funkcias bone, povas ekzisti paco?”
Fine, poeto s-ano Juan Muñoz, legis hispanlingve poeziaĵon pri la sama temo de la babilado.
Nia gastigantino s-ino Almagro strebis sin en la bufedo, kun kiu ŝi invitis nin. Koran dankon pro ŝia akcepto kaj afableco.
La frata tagmanĝo en apuda restoracio finis nian kunveneton.
La lasta babilado de tiu ĉi sezono -Novembro/Junio- alvenis la pasintan 21-an de Junio, en Vegetarana Centro Deltell, Valldoreix.
Taŭga diskuto pri la aktuala gripo, sed, unue, vidado de la filmo “LA PERDITA MONDO” (kun esperantigitaj solvoj) ĉio pretigita de la jam forpasinta samideano Rikard’ S. Güell.
La demandoj faritaj de nia kunordiganto Luis Serrano Pérez, vekis kialojn pri tiu nuna -kaj monda, laŭdire-, malsano. Kie aperis, subite aŭ ne, kaj kial?, aŭ ĉu aperis unue en urboj aŭ en la kamparo? Ankaŭ, ĉu povas influi en ĝi manko de purigado? Ĉu la homaro estis ĝustatempe informita aŭ ne? Kaj, ĉu ni disponas de sufiĉan kaj efikan rimedojn por solvi ĝin? Aŭ, ĉu riskas danĝero de infekto aŭ riskas nin en niaj manĝaĵoj?
Entute bona geĉeestantaro, pli/malpli 30 homoj, kaj ne tro verba partoprenado, bedaŭrinde kiel kutime.
SaTor
=====================================================
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
AL MIA KARA AMIKO KAJ SAMIDEANO VICENÇ HERNANDEZ LLUSERA
[BILDO p.6 | 9,5,22,28] Portreta foto de Vicenç Hernandez Llusera: maljuna viro kun okulvitroj, kostumo kaj kravato, ridetanta.
Ne, mi jam scias, ke mi ne povas iri al via hejmo por konsulti pri diversaj Esperantaj gramatikaĵoj, aŭ por paroli kun vi pri la vivo kaj disvolviĝo de Esperanto. Ne, vi jam ne plu estas inter ni, sed kara amiko, ne pensu, ke komplete vi forlasis nin, almenaŭ por mi ne, absolute ne! Flugas io en mia proksimeco nevidebla, ke atentigas min. Jes estas io, stranga sed, afabla, estas kvazaŭ io persekutos min. Jes, amiko, samideano Llusera, permesu, ke mi uzu tiun patrinan familian nomon, ĉar estis sub tiu nomo, kiu ni ĉiuj rilatiĝis al vi. Jes, kara amiko, tiu fluganta fantomo tre plaĉas al mi. Kaj mi esperas kaj tiu estos mia celo, ke tiu plezuro, kiun mi sentas akompanu min konstante, ĉiam, sen tempolimoj. Jes, vi ne tute mortis, io restis inter ni, inter viaj geamikoj kaj gesamideanoj. Io, kion neniu povas rabi al ni. Ĉar niaj rememoroj al via personeco, estas tute miaj, niaj. Kvankam kiel diris la majstro, mi koro batas pli rapide, mi ne volas plori, amiko Llusera, mi ne volas plori. Mi sentas interne de mi, kial mi diras interne? Mia kara amiko, jes mi sentas vin interne de mia menso, kaj ekstere ion kio ĉirkaŭas min., kaj kiel dirite ne videbla, sed jes sentata. Ĝi estas magio de feliĉo, feliĉo kiun donas al mi tiom da rememoraĵoj travivitaj kune, en tiu mondo nia plena de iluzioj, de defioj, utopioj, de nia lukto, paca, senarmiloj por ke la homaro estu pli feliĉa. Belaj momentoj, tagoj kaj, kiel ne, la tuta tempo kiun ni dediĉis al tiu laboro. Mi diras ĉiam; kiam amiko mortas, ankaŭ la vivantoj mortas iomete. Kaj tio estas granda vero. Mi ne sentas min kiel antaŭe, mankas al mi io, kaj tiu io, estas vi kara samideano. Jes, oni diras, ke la paso de la tempo estas nura rimedo por ĉion forgesi, sed tiu diraĵo, en tio kio rilatas al mi, ne estas vero. Ne povas esti, ke la morto disigu nin. Ne, ne povas esti kaj mi luktos por ke tio ne okazos.
Aparte de tiu konstanta laboro por Esperanto, mi ankaŭ ŝuldas al vi intervenon en mia vivo, tiun interrilatigon, kiu donis, kaj donas al mi multan, multegan feliĉon. Vi interrilatigis min al tiu, iam fraŭlino, kiu hodiaŭ estas mia edzino. Feliĉaj 46 jaroj, (ĝis hodiaŭ) kies parton aŭ tuton mi , ni, ŝuldas al vi, la estigon de mia amata familio. Kaj kiam oni estas jam sufiĉe aĝa, kiel mi nun, estas kiam tiuj valoroj reakiras forton kaj respegulas multe pli amplekse la valorojn de amikeco kaj samideaneco.
Ni restis kvazaŭ orfaj, jam ni ne povas vin konsulti pri esperantaĵoj, ĉio dependas de ni kaj de viaj lecionoj instruataj antaŭtempe. Via posedo de Esperanto mi ĉiam admiris, ĉar sen superaj studoj vi atingis la pinton de nia kara lingvo, eble tio montras la facilecon de la lingvo, sed ankaŭ evidentigas vian kapablon en tiu disciplino.
Kaj kara amiko, samideano, mi ne povas silenti pri via honesteco, ĉiam preta helpi al kiu ajn, via toleremo. Vi lasis al ni spurojn sekvendajn kaj tion ni faros. Almenaŭ mi promesas al vi, ke mi daŭre laboros por nia kara Esperanto kaj la mesaĝo, kiun ĝi sendas al la homaro. Ne estas tempo por ripozi, ĉiam niaj fortoj estis ne sufiĉaj por komprenigi al la homaro la valoron de nia idealo. Mia kara amiko Llusera, venos aliaj generacioj, kiuj anstataŭos vin kaj min, kun nia espero, ke ili solvos la problemon. Luis Serrano Pérez
KAE-Informilo -11-
17-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO de la KULTURO kaj TURISMO je la 3-a ĝis la 10-a de Oktobro 2009 en la apudmara PINEDA de MAR (Barcelona) Hispanujo Ĉiujn informojn ricevu de Luis Serrano Pérez – Apartado 423 – ES 08200 SABADELL Rete: luis_serrano@mixmail.com Vidu: http://personales.ya.com/semajno
************************************************************
MI VIN SALUTAS GESINJOROJ
De antaŭlonge mi estas nomata Pineda de Mar-o,
jes, se vi rigardas orienten, jen la majesta maro,
kaj se vi rigardas okcidente, jen vastega pinaro,
kaj oni baptis min kun tera nomo, Pienda de Mar-o.
Estu feliĉaj inter ni, kara fervora amikaro,
jes, mi esperas, ke vi promenos tra mia strataro,
fakte, laca mi estas aŭskultante tiom da lingvaro,
ĉiu sia lingvo kaj Esperanto por tuta homaro.
Laboru dum viaj debatoj, ĉar granda via taskaro,
mi miras, io movigas al tiu samideanaro,
estas la paco lingva celo de tiu kamaradaro,
ili promenas tra la mondo sen nenia lingva baro.
Atentu pri tiuj gesinjoroj, tre kara loĝantaro,
ili tre kontentas pri la akcepto de la urbestraro,
Pineda varme, ame, gastigas al tiu turistaro,
sendube ili estas la granda escepto de la jaro,
Kara sinjoroj se vi ekskursos, jen nia pinkamparo,
kompreneble ne forgesu, al mediteranea maro,
ni ankaŭ havas spurojn pratempaj, ĉar jen monumentaro,
impresigis al nia najbaro, via verda stelaro.
Verkis. Pineda de Mar
++++++++++++++++++++++++++++++++
GRAVA NOVAĴO. En Ĉinio, iu universitato volas havi hispan(in)on kiu venos al tiu lando por instrui la hispanan lingvon.
Ĉiuj al kiuj povas veki lian/ŝian intereson tiun anoncon, petu informojn al hui_shan8@yahoo.com.cn
Dua epoko, n-ro 68, oktobro-decembro 2009

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 68, oktobro-decembro 2009.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,98,30] Kapemblemo de la bulteno en kadro kun rondigitaj anguloj: grandaj literoj «K», «A» kaj «E» kun kvinpintaj steloj; supre la surskribo «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
N-ro 68/dua epoko/dudektria aperjaro / OKT-DEC 2009
[BILDO p.1 | 53,33,99,70] Nigrablanka grupa foto: granda grupo de kongresanoj, multaj kun nomŝildo, staras sur ŝtupoj antaŭ konstruaĵo kun kradaj pordegoj; antaŭe ili tenas standardon kun la teksto «68a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO», la datoj de julio 2009 kaj la verda «e»-emblemo; du viroj sidas antaŭ la standardo.
Fotado de la 68-a HISPANA KONGRESO de ESPERANTO Málaga, je la 2-a ĝis la 5-a de Julio 2009
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
****************************************************************
68-a HISPANA KONGRESO de ESPERANTO MALAGA, je la 2-a ĝis la 5-a de Julio 2009
****************************************************************
La Kongreso okazis en urba Junulara Gastejo, tre taŭga por okazigi ĉi tiujn eventojn. La Kongreson ĉeestis ĉirkaŭ naŭdek geesperantistoj. Okazis multaj prelegoj, kiuj estis la kerno de la Kongreso. Funkciis libro-servo bone proviziita de libroj, zorgata de nia s-ano Pedro Sanz. Estis kursetoj de Esperanto kaj ekzamenoj, kontrolitaj de Perla Martinelli kaj Andres Martin, bone sukcesis kelkaj gejunuloj, kiuj atingis la titolon ” Elementan lernadon” Du, bela junulinoj prezentis du filmetojn (dek minutojn ĉiu) en Esperanto, en kiuj ili estis la aktorinoj kaj la reĝisorinoj. Sukceson al vi junulinoj! . Estis prezentitaj aliaj tri filmetoj,ĉiuj originalaj en Esperanto . Mi malfermas mian pordon kaj elpaŝas partoprenantoj de Eloy Fructuoso. Aliaj du filmetoj:Cent kaj “Footage” de la menciitaj junulinoj. Nia amiko Solo prezentis sian muzikon en DVD disko. Ankaŭ oni prezentis ekspozicion “Esperanto, Lingvo kaj Kulturo”
La subskribinto de ĉi tiu raporto, malfermis la serion de prelegoj kaj kies temo estis Solidareco. Kiun oni povas resumi jene: Mi intencas klarigi, ke Solidareco, tute simple estas fiasko de la socio en kiu ni vivas. La solidareco hodiaŭ, estas kvazaŭ peti almozon. Ekzemple, kial oni petas solidarecon por kuraci kanceron, tio estas tasko de la registaro, anstataŭ aĉeti armilojn.
En la Kongreso troviĝis Maciej Jaskot, pola samideano, kunlaboranto en Pola Radio, kiu troviĝis en Granado. Li plibonigas en tiu urbo sian posedon de la hispana lingvo. Longa ekspono, sed en bona Esperanto, pri la laboro de tiu elsendejo, kiu malgraŭ, ke nunjare okazas la UEA-kongreso, ĝi travivas malbonan situacion, kun eblecoj de malapero.
Ankaŭ prelegis s-anino Perla Martinelli Pri “La infana raso” sciigo pri la laboro de nia bedaŭrata samideano William Auld. Ŝi elektis tiun faman libron, por omaĝi al nia elstara samideano Willaim Auld.
La vendredon 3-an de julio okazis la inaŭguro de la Kongreso. Prezidis Pedro Hernandez, kiu rememoris diversajn aspektojn de nia hispana movado. Sed la plej granda tempo-spaco estis dediĉata al la ebleco, ke Malago estu: Urbo de la Kulturo en la jaro 2016 ene de la EU, distingo al kiu aspiras pluraj hispanaj urboj. S-ano F. Martín del Pozo, kiu verŝajne estas urba komisiito tiucele, bonege kaj en Esperanto klarigis la celojn kaj avantaĝojn por Malago. Hispanio devas elekti du kandidatojn kaj Polio aliajn du.
—->>>
KAE-Informilo -3-
Scivoleme mi atendis la tradician salutadon al la Kongreso fare de grup-delegitoj kaj individuaj personoj, sed ĝi ne okazis. Do, mi ne povis saluti nome de KAE, nek de neniu alia. Ankaŭ ne mi povis prezenti la “Semajnon” . Kvankam mi ĝin bone diskonigis.
La Esperanto-Grupo de Malaga eldonis okaze de Kongreso, la faman libron “Platero kaj mi.” Nia s-ano Miguel Gutierrez Aduriz, bone analizis la valoron de la verko, ĝian mesaĝon kaj la facilecon de ĝia aŭtoro V. Aleixandre, kun la rekomendo ĝin aĉeti.
S-ano Aŭgusto Casquero, informis pri sia longa restado kaj la taskoj de li realigitaj en tiu vastega lando,Ĉinio. Li diris al ni, ke estas diversaj ŝtupoj por ĉeesti lernejojn, kaj iuj el ili estas pagendaj. Ekzistas multaj kaj diversaj lingvoj parolataj en konkretaj regionoj. La lernado de la angla lingvo estas deviga en tiu lando. Kompreneble, li ankaŭ aludis al tiuj fotoj, en kiuj li aperas ĉirkaŭata de multaj junaj ĉininoj. Li klarigis, ke al la kursoj pri la hispana kaj Esperanta lingvoj la 90% estis junulinoj, jen la kialo de tiuj fotoj.
Jen samideanino Perla Matinelli en alia prelego. Kontribuo de virinoj al la Esperanto-literaturo. Ŝi menciis, kun sia vervo kaj posedo de la lingvo, multajn virinojn, kiuj fervore agadis en la Esperanta movado. Iuj el ili ŝi diris, verkis sen tabuoj pri amo kaj amoro.
Ankaŭ prelegis nia kara amiko Wolfgan Gunther. Esperanto-ekologiaj,ekonomiaj kaj sociaj argumentoj por neŭtrala Internacia Lingvo. Li rilatigas Ekonomion, Naturon kun Internacia Lingvo. Li opinias prave, la neceson aktivi en la Ekologio, se ni deziras, ke nia planedo restados taŭga loko por loĝado kaj por bona interkompreno en mondo sen polucio. Estas necese internacia lingvo, kiu ebligos sanan kaj fratan kunvivadon .
Samideano José Maria Salguero, profesie instruisto amplekse informis pri la Programo Comenius, kiu konsistas pri kunvivado de lernantoj el diversaj landoj kaj lingvoj. Li kun siaj lernantoj de Esperanto, ĝuis tiun programon en Italio, kie kune kun italaj lernantoj de Esperanto, bone profitis la okazon por kunvivi en malgranda Esperantujo. Se iu instruisto de Esperanto interesiĝas pri la temo, volu lin kontakti.
S-ano Pedro Hernández , nia Prezidanto, bone kaj detale informis pri la instruado de Esperanto al la idoj, kiun li nomis Denaskiĝo. Li instruas Esperanton al siaj du filoj, kvankam unu el ili estas ankoraŭ bebo, la alia ses jara jam bonege parolas Esperanton.
Revenis nia s-ano Aduriz kun sia serio Sferoj, multaj detaloj, kiel li pretigis tiun librojn, kiuj bone sukcesis en la Esperanta merkato.
Ne povis manki nia laborema Rafaela Urueña, kiu per la temo .Kial baloti al la Eŭropa Parlamento. Rememorigis al ni la longan vojon trairitan ĝis hodiaŭ. Laŭ ŝi, estas necese la Eŭropa Unuiĝo se ni deziras, ke nia kontinento, en la estonteco, daŭre estos potenco.
La Ĝenerala Kunsido de HEF. La nunjara kongreso estis tre simila al aliaj kongresoj, en kiuj oni instigas al plia laboro, precipe “akiri” pliajn membrojn Tiucele la Prezidanto prezentis siajn vidpunktojn. Unu el tiuj opinioj estas, kvazaŭ dividi la landon en regionojn por aktivigi kontaktojn. Pri ekonomia vidpunkto verŝajne HEF troviĝas en kontentiga situacio kaj por 2010 ne estos plialtigo de la kotizoj.
Ankaŭ oni prezentis la eblecon de UEA–kongreso en 2011, kiu naskiĝis de privata entrepreno, sed nun en manoj de HEF. En septembro vizitos Madridon de Osmo Buller.
Pro rezigno de la Prezidanto (elektita pasinjare) estis elektita Prezidanto. Pedro Hérnandez Ubeda. ĝis nun vicprezidanto de HEF: Luis Serrano Pérez
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
NIAJ UNIVERSALAJ KONGRESOJ
[BILDO p.3 | 22,3,50,22] Emblemo de la kongreso: stiligita lumturo super ŝtupoj kaj ondoj, apud la teksto «95a Universala Kongreso de Esperanto — Havano, 17–24 julio 2010».
Mankas ankoraŭ unu jaro, sed memorigu en via agendo, ke je la 17-a ĝis 24-a de Julio 2010, HAVANO, Kubo, gastigos nian Universalan Kongreson de Esperanto.
Se vi deziras informojn pri tiu kongreso, petu de:
———-
Ankaŭ pri Kubo:
Ĉu vi volas aŭskulti en nia internacia lingvo “Amikan voĉon kiu trairas la mondon”? Do, la retadreso de “Radio Havana Kubo” estas:
http://www.radiohc.cu/esperanto/index.htm
kie vi trovos pri: Semajnaj Resumoj, Specialaĵoj, Komentarioj, Sugestoj, Kulturo, Sano, Ekonomio, Turismo, Scienco kaj Medio, Frekvencoj, Satelitaj elsendoj, Korespondado, Kiuj ni estas? Aliaj retoj.
Samtempe kaj profitante ke en tiu momento vi estas en la reto, kontaktu kun:
http://laukenopiula.blogspot.com
simpatia blogo de niaj gesamideanoj kaj amikoj Margarita Fresco/jim(Jaume Armengol), al kiuj ni ŝuldas la antaŭajn informojn pri la UK en Kubo kaj la kuba radio-programo. Tie vi trovos, inter aliaj, kolekto da fotografaĵoj de Margarita, kiu estas tre lerta en tiu arta laboro.
———-
Finiĝis en Bjalystok la ĉi jara Universala Kongreso kaj kun siaj 1860 aliĝintoj ĝi estis la plej granda Esperanto-aranĝo de la jaro. La vandalaj agoj direktitaj kontraŭ nia evento, oni povas kompreni kiel marĝena fenomeno. Ĝenerale, la kongreso estis tre sukcesa kaj la juda fono de Zamenhof estas inde atentata ankaŭ de la urbaj instancoj, skribis du
=======>>>
KAE-Informilo -5-
israelaj partoprenantoj. Sovaĝuloj atakis monumenton de Zamenhof, pneŭoj de tri busoj de aliurbaj kaj alilandaj esperantistoj, -parkitaj proksime al la kongresejo- estis detruitaj kaj la granda tendo starigita kiel salono (ĉar en la konstruaĵoj uzataj kiel ejo mankis granda salono) kelkaj tagoj antaŭ la inaŭguro suferis fajron. Ne tiel grava por malpermesi la laŭplane solena inaŭguro. Feliĉe! Sed… la brulo persekutas nian lingvon ĉar la pasintan 29-an de Julio alia brulado grave minacis la sidejon de Hispana Esperanto-Federacio, en Madrido. Estis en la sama konstruaĵo sed en alia etaĝo. Fine,nur grandega ektimo.
De tiu universal kongreso, oni povas eltiri kelkajn novaĵojn kiel: urbo Kopenhago estos la sekva kongresurbo post Havano; (ne en urbo Madrido, kiel ni menciis en nia antaŭa Informilo; la tiurilate demarŝoj ne sukcesis, bedaŭrinde).
La urbestra akcepto disvolviĝis en impona kadro kaj granda grupo de kongresanoj estis invititaj tiucele en palaco Branicki.
Betoveno kaj Auld furoris en publika koncerto okazinta vespere en la ĉefa placo de Bjalystoko. Sep poemoj de William Auld estis kantitaj kun muziko speciale komponita de la bjalystokano Max Fedorov. Poste la finalo de la 9-a simfonio de Betoveno estis kantita en Esperanto, unuafoje en la monda historio.
Por bone informi surloke al la gekongresanaro, krom la nula, antaŭkongresa numero, aperis 8 aliaj.
Interesan, kvazaŭ “vivan” urborigardadon oni povas fari en Bjalystoko pere de la elsendoj “TV Esperanto-Bjalystoko”, tre interesa por tiuj, kiuj ne povis veturi ĉijare al la kongreso. Vi trovos tiun panoramon kaj en la vica numero de la TV-programo kaj en la kadro de la televida Esperanto-leciono en 9 partoj. Rigardu tion ĉe:
http://tvbialystok.pl/tvesperanto
Aliaj interesa sciindaĵoj pri tiu urbo, pri la kongreso, pri Esperanto kaj pri Zamenhof, vi trovu ĉe:
Kompilataj el diversaj fontoj de SaTor
****************************************************************
****************************************************************
Ĵurnalisto demandas mariston, kiom da infanoj li havas. La maristo respondas: -Bedaŭrinde, tion mi ne povas diri al vi, ĉar mi jam tri jarojn ne estas hejme…
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
KONVINKIGI la LINGVOLERNANTOJN?
Ĉiuj,kiuj kutime legas niajn trimonatajn raportetojn pri niaj monataj babiladoj, ankaŭ bone konas niajn konstantajn plendojn pri la kutime malmulta parola partoprenado en la diskuto de temoj, respondo de demandoj sugestitaj de nia moderiganto s-ano Serrano, alportado de opinioj, tute simple, kunlabori, doni iomete de viglecon al la monata kunveno. Kial?
Kiam ni legas, unue, ke multaj aŭ ne multaj personoj interesiĝas pri nia lingvo; poste, ke tiuj personoj lernas la Zamenhof-an lingvon kaj fine, ke tiuj personoj, post sukcesa ekzameno, ricevas verdan borderitan diplomon, ĝojigas nin! Sed…
Kio okazas post tio? Tute simple, ke multaj el tiuj gelernantoj malaperas. Antaŭ la komenco de la kurso kaj dum la kurso, oni diris al ili, ke Esperanto estas la plej facila kaj ellernebla lingvo el la mondo, ke nur 16 reguloj entenas la tutan gramatikon, ke la kono de unu radiko permesas konstrui verbon, substantivon, adjektivon, adverbon, ktp, ktp kaj tio alportas al la lernant(in)o grandan riĉecon kaj konon en la regado de nia lingvo. Oni povas aldoni, ankaŭ, ke Esperanto tranĉas landlimojn, estas neŭtrala, logika, permesas vojaĝi eksterlanden, interŝanĝi, sendi aŭ ricevi opiniojn de la tuta mondo kaj aliaj similaj fantaziaĵoj. Tio nur dependas de la senbrida imaga kreado de la propagandisto/instruisto de tiu momento. Se al tio dirite, ni aldonas ankaŭ la ekzisto de fulmo-lingvokursoj -nur vendredo vespere, sabato, dimanĉo matene- aŭ “24 horaj-kurso”, la kuko estas servita. Atentu!
De tiuj promesoj kaj kursoj, rezultas du specimenoj da Esperantistoj. Tiuj, kiuj je la fino de la kurso malaperas por
==========>>>
KAE-Informilo -7-
ĉiam kaj la aliaj, eternaj komencantoj, kiujn daŭrigas inter ni, eble kongresas, interŝanĝas kelkajn poŝtkartojn, ĉeestas al niaj babiladoj por balbuti la konatan bonan tagon, aŭ kiel vi fartas, saluton kaj ĝis revido, sed nur antaŭ la komenco aŭ en la adiaŭo.
Ne, ne, ne, tute ne! Esperanto ne estas tia lingvo. Memoru, ke d-ro Zamenhof ĝin kreis por solvi la lingvan ĥaoson en nia mondo kaj pliproksimigi la diverslingvajn personoj. Serioza penso, ne ŝanĝebla per aliaj ideoj, kiuj trompiĝas al la gelernantoj.
Kial alia lingvo, ankaŭ Esperanto oni devas lerni intense kaj diligente. Nur poste oni ekvidos ĝian utilon kaj facilecon. Instruisto ne forrabas la tempon de la gelernantoj, se li/ŝi iomete rakontas pri historio de Esperanto, pri la vivo de sia kreinto aŭ pri nia Esperanto-movado. Ankaŭ se oni informas, ekzemple, pri agado de elstaraj esperantistoj, kiel Nobel-premiito pri Ekonomiko (en 1994-a), Reinhard Selten, kiam la 9-an de Majo 2007, -okaze de Eŭropa Tago-, prelegis antaŭ la Eŭropa Parlamento kaj rekomendis al la deputitaro nian lingvon, kiel neŭtralan solvon al la grava lingvo problemo, kiun malfaciligas la stimulado de potenca eŭropa identeco por la eŭropanoj.
Serioze ni veku la interesiĝon de la gelernantoj kaj eble ilin sammaniere interesu pri Esperanto, ankaŭ post la ricevo de tiu verda borderita diplomo.
Santiago Torné i Grau
****************************************************************
MIRIGA:
Se la tuta mara salo, oni sternus sur la seka tero, oni trovus tavolon, kies dikeco superus 150 metrojn.
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
KAE- Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
****************************************************************
[BILDO p.1 | 32,38,42,44] Mane desegnita subskribo aŭ volvita streko.
Nepre aĉetu…
KRISTNASKA LOTERIO. La nunjara numero de KAE estas
-33794-
lotumota la 22-an de Decembro 2009. Aĉetu slipojn kaj la fortuno suriros vin. Ĉiu slipo prezas 3 eŭrojn kaj la mono ludata estas 2,50. Dankon!!!
— bildo 5 —
ESPERANTO-BUDO, EN BARCELONO-STRATO, OKAZE DE DE LA NASKIĜO DE D-RO ZAMENHOF
[BILDO p.5 | 7,13,54,48] Foto de blanka tendo-budo sur strato de Barcelono: viro staras malantaŭ tablo kun ekspoziciaĵoj, aliaj homoj ĉirkaŭe, ĉemizoj pendas en la budo; antaŭe ŝildo «UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO», dekstre trafika signo «P».
Kiel anoncite (vidu antaŭan INFORMILO-n, n-ro 67, paĝo 7),la starigo de tiu budo okazis la 6-an de Junio en la evento “FIRAENTITATS 2009”. Organizis la ekspozicion BARCELONA ESPERANTO-CENTRO en tre specialaj cirkonstancoj ĉar la organizantoj de FIRAENTITATS konsideris oportune prepari la eventon meze de strato, kiel la leganto povas konstati en la foto. La ekspozicio konsistis en tri branĉoj. Unue, kolekto da fotoj pri la monumentoj kaj stratoj dediĉitaj al d-ro Zamenhof kaj Esperanto. Due, pri la Universalaj Kongresoj de Universala Esperanto-Asocio. Trie, pri turismaj broŝuroj en Esperanto, eldonitaj de 40 landoj.
Kompreneble, BEC profitis la okazon por disdoni al la vizitantoj centoj da flugfolioj pri Esperanto kaj pri la nova somera Esperanto-kurso.
Salvador Aragaj
ION el ĈIO
La ekonomika fakultato de la Universitato Göttingen en Germanio, distingis la Nobel-premiitan profesoron Reinhard Selten -elstara esperantisto- per honordoktora titolo.
Dum la festa laŭdado prof-ino Claudia Keser (kiu iam mem eklernis Esperanton), diris kelkajn frazojn en bonkvalita Esperanto al la tuta aŭskultantaro.
La distingan sesion partoprenis multaj eminentaj profesoroj el Germanio kaj eksterlando. Dum la festo oni kelkfoje menciis Esperanton, eĉ sian fakan prelegon prof-ro Selten mem komencis en la Internacia Lingvo.
CHINA RADIO INTERNATIONAL 中国国际广播电台 Ĉi jare festos la 45-jariĝo de siaj radioelsendoj. Pri tio, ili petas artikolon, leteron, opiniojn, ktp pri la temo: “Mi kaj la 45-jara Esperanto-elsendo (aŭ similaj). Partoprenu sendante vian kunlaboraĵon al: Poŝtkesto 4216 – BEIJING – P.R.CHINA 100040.
Tiu nuna jaro, estas ankaŭ la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kiu riĉiĝis paŝo post paŝo la vivo de la ĉinaj homoj. Cele ke aŭskultantoj kaj retanoj konu la 60-an jaran disvolviĝon de nova Ĉinujo, Ĉina Radio Internacia lanĉis kun la nomo “Mondskala Konkurso de Scioj pri ’60-jarigo de Nova Ĉinio”. Sed, la dato de apero de nia “Informilo” ne kongruis kun la dato de ebla partoprenado en tiu sendube interesa konkurso. Bedaŭrinde!
Ĉina s-ano Guojiang Wu ghemelurbo@yahoo.com.cn dissendas informojn al niaj grupoj, propagande la ideon de ĝemeliĝo de urboj pere de nia internacia lingvo.
Niaj gelegantoj povas rekte informigi sin, vizitante <www.aliaflanko.de>, kie s-ro Robert Bogenshneider, germano kiu nunatempe loĝas en Finlando, amplekse traktas tiun temon.
Margareta Handzlik, membro de la Eŭropa Parlamento, jam duan fojon ĉi-jare, sendis al NOBEL-Komitato rekomendon pri Universala Esperanto-Asocio (UEA) por la NOBEL PREMIO pri Paco por la jaro 2009.
——>>>>
— bildo 6 —
<<<==========
Ellaborita de la grupo E@l, oni povas vidi la prezenta filmo pri ESPERANTO, en ses pecoj.
Tre taŭga, moderna, bone prezentata kaj aŭdebla en bonega Esperanto-lingvo, ĉe:
http://elesperantoes.blogspot.com/
Ĝi havas subtekstojn en hispana kaj kataluna.
En la februara numero de la prestiĝa literatura revuo “Times Literary Supplement” aperis recenzo de la monumenta verko de Goffrey Sutton pri la “Literaturo de Esperanto” – Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto – verko de 740 paĝoj. Vidu:
http://www.liberafolio.org/2009/anglaenciklopedio
En Januaro aperis alian artikolon pri Esperanto en la revuo de sindikato CNT. En Decembro aperis “Esperanto por CNT-anoj”, eta kurso por sindikatanoj, kiu daŭros dum kelkaj monatoj.
Legu artikolon pri la lasta SAT-kongreso kaj traduko el “Vortoj de Lanti”, ĉe:
http://www.cnt.ait.tv/periodicocnt/
En hispana semajna gazeto PRONTO, -8an de la pasinta Aŭgusto-, ni legis, ke “arrobase”, “slimak” aŭ “heliko”, egalas al la hispana “arroba” (@), kies signo antaŭas la elektronikajn adresojn. Tiuj vortoj franca, bielorusa aŭ Esperanto, jam nomas “caracol” = “heliko” al la signo @, io kio povus okazi en la kataluna lingvo, laŭ agado iniciata de advokato el Lleida, kiu organizis kampanjon tiucele.
Pro tio, li malfermis paĝon
kie li atendas aliĝojn.
Tiago
-Kiel diveni, kiam edzo eldiros ion saĝan? -Kiam lia frazo komenciĝas per la vortoj: “Mia edzino diris, ke…”
ESPERANTO-EKSPOZICIO OKAZE DE LA CENTJARA DATREVENO DE LA 5-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO, en BARCELONO -jaro 1909-a.
[BILDO p.6 | 53,7,100,42] Grupfoto de ĉirkaŭ dek maljunaj viroj kaj virinoj starantaj antaŭ muro kun enkadrigitaj afiŝoj kaj bildoj, inter ili portreto de Zamenhof kaj afiŝo «IDIOMA INTERNACIONAL».
Kiel ni jam skize menciis en nia antaŭa INFORMILO, n-ro 67, mirinda evento organizita de Barcelona Esperanto-Centro, en la sidejo de BEC en Casinet, de la 12-a ĝis la 24 de Majo, oni povis viziti. Ekspozicion montrante ĉefe fotojn, bildkartojn, afiŝojn kaj paĝojn de la kongresa libro de la “5-a Universala Esperanto-Kongreso”, de la jaro 1909-a. Interesa novaĵo estis la kolekto de fotoj pri la ĉeesto de Zamenhof kaj lia edzino en Barcelono kaj en la post-kongreso en Valencio. Plie afiŝoj de la lastaj UK-j de Universala Esperanto-Asocio kaj libroservo. Evidente, la ekspozicio estis malfermita al la publiko ĉiutage. Inter la ĉeestintoj salutis okaze de la inaŭguro: la prezidanto de BEC Salvador Aragaj, prezidanto de KAE Josep Mª Galofré, Sekretario de KEFA Martí Guerrero, nome de grupo de Premià Eugenio de Jorge kaj nome de grupo Fido kaj Espero, el Valladolid, la eksprezidantino de HEF Rafaela Urueña. (En la antaŭa foto, momento de la inaŭguro kaj kelkaj el la ĉeestantoj).
Kiel komplemento de la ekspozicio, en sekvantaj tagoj okazis prelegoj de s-ino Rafaela Urueña, projekciado de video pri lingvaj problemoj de la enmigrintoj, fare de Alex Muñoz, prelego pri interrilatigo de Esperanto kaj anarkiisma movado, de la historiistino Dolors Marín kaj projekciado de la dvd omaĝe al s-ro Joan Amades, eminenta folkloristo kaj esperantisto en la kataluna kaj subtitolita en Esperanto, dank’ al la helpo de Martí Guerrero i S. Aragaj. La filmo estis kreita de Raul Contel.
Salvador Aragaj
Dua epoko, n-ro 69, januaro-marto 2010

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 69, januaro-marto 2010.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 55,2,99,31] Kapemblemo de la bulteno en kadro kun rondigitaj anguloj: grandaj literoj «K», «A», «E» inter kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
N-ro 69/dua epoko/dudekkvara aperjaro / JAN-MAR 2010
[BILDO p.1 | 53,32,99,70] Foto: prezidanta tablo kun pluraj sinjoroj kaj sinjorino antaŭ la publiko; sur la fono granda verda flago kun stelo kaj la surskriboj «PINEDA DE MAR» kaj «17-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO … OKTOBRO 2009», kaj listo «NIAJ SEMAJNOJ» kun la antaŭaj urboj (Sant Cugat del Vallès, Salou, Calella, Sant Carles de la Ràpita, Calafell, Cambrils, Blanes, Lloret de Mar, Santa Susana, Tossa de Mar, Pineda de Mar…).
(foto: F. Mas)
Prezidanteco en la inaŭguro de la 17-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO Maldekstre/dekstren: L. Serrano; s-ro skabeno pri kulturo; S.Torné; urbestro s-ro Xavier Amor; S. Aragaj; skabeno pri turismo s-ino Edurne Macazaga.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
PACON, FELIĈON kaj BONEGAN JARON 2010
ni kore deziras al nia membraro
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
17-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO
3-10 Oktobro 2009 Pineda de Mar
La apudmara kataluna urbo Pineda de Mar, en teritoria distrikto de Maresme (humidaĵoj) ricevis nian 17-an E-Semajnon, al kiu alvenis 120 gepartoprenantojn, el Francujo, Belgujo, Portugalujo, Svedujo, Nederlando, Latvio, Litovio, Svislando, Germanujo, Slovakujo, Rusujo, Kubo kaj, kompreneble, nialande.
Fakte, la disdonado de dokumentoj, libro-servo, kurso de Esperanto gvidata de Stano Marĉek (redaktoro de revuo Esperanto) -kurso kiu daŭrigis en aliaj tagoj- kaj interkona vespero, sabate la 3-an, estis la komenco de nia Semajno.
Dimanco matene, la 4-an, urbestro el Pineda de Mar, s-ro Xavier Amor, skabeno pri kulturo kaj skabeno pri Turismo, ĉeestis al nia solena unua akto. Post afablaj bonvenaj kaj kuraĝeblaj vortoj de s-ro Amor, li deklaris inaŭgurata nia Semajno. Komuna fotografado kune kun la lokaj aŭtoritatuloj, finiĝis tiun akton. Postagmeze, prenis la podion d-ro med. Wolfgang Günther, kiu prelegis pri “Poŝtarto – Arte Postal – Mail Art”. Tiu prelego, -kies dua parto okaziĝis lunde la 5-an kaj la tria parto jaŭde la 8-an, kvankam tiu lasta parto konsistiĝis pri la praktika arta kreado de la aŭskultantoj mem kun materialoj proviziitaj de d-ro Günther. Tiu prelego baziĝis en ideo de Joseph Beuys (1921-1986), kiu opiniis: “Igi homojn liberajn estas la celo de la arto. Ĉiu homo naskas libera. Ĉiu homo estas artisto. Pro tio, arto por mi estas la scienco de libereco”. Bonega kaj amuza partoprenado de la geaŭskultantoj en siaj arto-kreaĵoj.
Guillem Nicolás Larruy, nia samideano el Premià de Mar, ĝardenisto, nur kun la helpo de skribtabulo kaj kreto, prezentis tre interesan atelieron pri flor-kulturado. Paŝon post paŝo, sed kun profesia kono, fakte kiel kirurgo, dissekciis antaŭ la aŭskultantaro la evoluon de vegetaĵoj, trunketoj aŭ folioj. La amaso de demandoj post lia prelego, pruvis la viglan intereson, ke la disertacio vekis inter la ĉeestantoj.
Lundo matene, post la E-kurso de s-ano Marĉek, prelegis s-ano Antonio Marco Botella. “La popolstilo en la poezio de Lorca”. S-ano Marco, analize prezentis la internacie konata hispana poeto, pafmortigita komence de la
========>>>
KAE-Informilo -3-
intercivitana hispana milito (1936-1939) kaj profitis la okazon por legi poeziaĵojn de Lorca, tradukitaj al nia internacia lingvo de s-ano Marco mem. Senteman etoson oni perceptis de la ĉeestantoj.
Poste ni vizitis la lokan muzeon “Fundació Tharrats” -pri artaj grafikaĵoj-, kie oni trovis verkoj de Miró, Tàpies, Brossa aŭ de eksterlandanoj kiel Bechtold, Faber, Vostell, Duchamp, ktp.
Kaj kun la debato “Ĉu la estonteco de Esperanto troviĝas en Afriko?”, moderigita de Luis Serrano Pérez, finiĝis tiu tago.
Mardo matene, ni ekskursis al la antikva kaj pintoreska vilaĝeto Peratallada, kie niaj foto-amatoroj multe ĝuis, sendube. Postagmeze estis la solena aljuĝo de Premio ADA SIKORSKA FIGHIERA al la elstara esperantistino s-ino Katalin Kováts, el Nederlando. Parolis unue s-ano Luis Serrano pri trajektorio de tiu premio; poste, s-anino Maria Ferigle legis la oferajn vortojn de Gian Carlo Fighiera kaj transdonis la medalon kaj koncernan diplomon al s-ino Kováts.
Sekve estis s-ino Kováts, kiu prelegis pri la mondfama pentristo Vincent van Gogh (1853/1890) kiel: “La sunamanto, lia vivo kaj laboro”. Komenciĝis kun la projektado de filmeto pri kelkaj sepultejoj de famaj personoj. Kaj poste, helpata de lumbildoj (pere de la nuna “power point”) ŝi prelegis pri la fama nederlanda pentristo, sia verko kaj pri siaj surprizitaj agadmanieroj. Post komento pri la ĝusta prononcado de la familia nomo “van Gogh” kaj biografiaj kuriozaĵoj kial ke li ricevis la saman antaŭnomon de antaŭa frato jam forpasita, la konstanta nekongruo de opinioj kun la samtempa pentristo Paul Gauguin (1848/1903) aŭ la fakto, ke li neniam volis vendi pentraĵon kiu ne plaĉis al li, aŭ libro -en kiu metio ankaŭ li laboris-, kiu ne havas sufiĉan valoron laŭ lia bontrovo.
Pere de “Google”, niaj legantoj povas trovi interrete tre akuratan biografion en kelkaj lingvoj, inkluzive en Esperanto, eldonata de la nederlanda muzeo pri van Gogh.
Finiĝis tiu tagon kun la projekcio de opero Nabucco; organizis Maria Ferigle kaj Rolland Accomiato verkis la inform-libreton.
Terrassa fiere posedas la unuan placon el la mondo dediĉita al D-ro Zamenhof, inaŭgurita sabate la 29-an de Junio 1912. Kvartalo Les Fonts, posedas ankaŭ straton “Esperanto” inaŭgurita okaze de Barcelona Provinca Renkontiĝo dimanĉe la 22-an de Junio 1969. La organizantoj de la omaĝo al bedaŭrata s-ano Giordano Moya, -unu el la fondinto de niaj Internaciaj
========>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
Semajnoj-, interkonsentis fari tiun omaĝon en strato Esperanto, de Les Fonts, kie nia buso, pro ĝiaj mezuroj, ne kapablis atingi en la mateno de la tuttaga ekskurso, merkredon la 7-an. Tion devigis nuligi, bedaŭrinde, tiun omaĝon; kaj sekve ni vizitis “Muzeo-n pri Sciencoj el Katalunujo” en Terrassa kaj poste E-biblioteko “Ramon Molera” el Moià, kaj fine “Muzeo pri Historio de Katalunujo”, en la sama urbo.
Nokte, la tipa dua interkona vespero.
Ĵaŭdo matene, profesoro Klaŭdo Roŭx prelegis pri “La natursciencoj en PIV, problemoj kaj solvoj”. Prof. Roŭx atente analizis la PIV-eldonoj de 1970, 1992 kaj 2003 kaj elstaris la nepra korektado de arkaismoj, laŭ profesiaj principoj de reviziado, ekzemploj de aldonoj kaj diferencoj inter vortoj, kiel kultivi kaj kulturi, akridoj kaj lokustoj, arbusto kaj arbedo aŭ roko kaj petro.
Postagmeze, paro de simpatiaj kubanoj, Yoandra kaj Norberto Díaz, amplekse informis pri la venonta Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Kubo, jaro 2010.
Post la vespermanĝo, ni, la organizantoj de la “Semajno” publike aŭskultis koncernajn kritikojn (ankaŭ kelkajn laŭdojn) pri ĝia disvolviĝo. Dankon!
De la duontaga vendreda ekskurso al urbo Sils (Girona), en Muzeo de Aŭtomobilo (amaso de ĉiuepokaj aŭtomobiloj, motocikloj kaj aliaj “maŝinoj” de tiu mondo), oni povas elstari unu el la aŭtomobiloj -Cadillac 1955- uzitaj siatempe de generalo Franco.
Vera folklora festivalo estis la filmo, bildoj, ekspozicio kaj muziko pri Venezuelo, prezentita de la agema Liba Gabalda, posttagmeze de tiu vendredo. Komenciĝis kun tipa danco, kiu interpretis Liba, ŝi kostume vestita. Dum tiu spektakla prezentado, kiu komencis en jaro 1492-a, kiam Kristoforo Kolombo malkovris tiun landon, oni povis ricevi informojn de socia, historia, bildoj de la nunaj homoj en Venezuelo, butikaj kaj turismaj aĵoj, popolaj dancoj, ktp, ĝis la nuna konata bolivara socialismo.
Poste, gravan prelegon. En la podio, d-rino Rafaela Urueña, profesorino pri juro en Universitato el Valladolid, Hispanujo. Temo: “La tutmonda klimatŝanĝo”, nur laŭ jura vidpunkto.
Laŭ fidindaj informoj, science kontrolitaj, d-rino Urueña parolis pri ŝanĝo de la klimato, plialtigo de temperaturo kiu inkluzive ŝanĝas kultivadojn, plialtigo de la maroj kaj oceanoj, perdo de glacioj en montoj, risko de malapero de insuloj
——>>>
KAE-Informilo -5-
en Paca oceano, reaktiva pluvo, kiu redonas al ni nian propran poluadon, danĝero de la sunradioj kaj aliaj problemoj, kiuj ja estas inter ni. Evidentigis la malbonan agadon de niaj registaroj, kiam en internaciaj kunvenoj ĉiam subskribas la traktaĵojn -tiamaniere la registara reprezentanto povas fieri antaŭ TV kaj ĵurnalistoj- kaj poste, ĉar la nacia registaro ne subskribas la koncernan protokolon, tiu unua aliĝo utilas nenion.
Por feliĉe finiĝi nian “Semajno”-n tiu lasta nokto, estis ensamblo “Montjuic”, kiu kantis la tiel konataj “havanaĵoj” (maristaj kantoj) bone kaj abunde “banitaj” de la ankaŭ konata “cremat” (bruligita rumo).
Adiaŭ kaj ĝis la venonta jaro en mara urbo Coma-ruga, suden el Barcelono.
Santiago Torné i Grau
[BILDO p.3 | 52,30,99,72] Foto: sinjoro staranta kaj du sinjorinoj sidantaj ĉe tablo kun diplomo, florbukedo kaj tekokomputilo; sur la fono la verda flago kun stelo, la surskriboj «PINEDA DE MAR» kaj «17-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO … OKTOBRO 2009», kaj la listo «NIAJ SEMAJNOJ».
(foto: F. Mas)
17-a Internacia Esperanto Semajno en Pineda de Mar (Barcelono) S-ino KATALIN KOVATS, ricevis premion Ada Sikorska-Fighiera; ĉirkaŭis ŝin Luis Serrano Pérez kaj Maria Ferigle Danti.
************************************************************
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
ESTI PATRINO EN AFRIKO
Pro la akuŝaj doloroj suferis la patrino,
sed, aliajn pensojn havis enmense la patrino,
pro doloroj kaj malespero ploris la patrino.
Kio estas, ĉu li aŭ ŝi? demandis la patrino,
kunhelpantaj virinoj respondis al la patrino,
de bela, feliĉa ino estas vi la patrino.
Kion ŝi faros, ploreme pensadis la patrino.
Ĉiam kuraĝa, progresema estis la patrino,
pro sia pasado denove ploris la patrino,
al mizero, malsato rememoris la patrino,
ĉu al ŝi tiu destino? pensadis la patrino,
Pri sia belega bebo, fieris la patrino,
idojn en aliaj landoj, enviis la patrino.
Inter laboroj pasigis la tempon la patrino,
hejmo,kamparo, ĉio dependis de la patrino,
pri la kara filino ĉiam zorgis la patrino,
cerbumadis, pensis konstante pri ŝi la patrino,
ŝi studu, estu klera, opiniis la patrino.
Post du jaroj denove gravediĝis la patrino,
feliĉo, malespero invadis al la patrino,
feliĉon ŝi sentis kiel virino, la patrino,
malesperon, ĉar jen novaj zorgoj por la patrino,
lasta ĝi estu, decidis kuraĝe la patrino.
Tiusence parolis sian edzon la patrino,
li ne multe komprenis al ŝi, esti la patrino.
alvenis tago denove fariĝi la patrino,
jen alifoje akuŝdoloroj por la patrino.
al helpantinoj, sama demando de la patrino,
Kio estas, li aŭ ŝi? scivolemis la patrino,
de forta kaj bela viro, vi estas la patrino,
per tiu sciigo tre trankviliĝis la patrino,
pensis estontan helpon de filo al la patrino.
Pasadis la tempo, malrapide por la patrino,
volis siajn gefilojn, fortajn klerajn, la patrino
ĉeestis lernejon, laŭdezire de la patrino,
lernejo malproksima opiniis la patrino,
sed volis gefilojn tre edukitaj, la patrino.
Sed rekonsideris sian deziron la patrino,
fakte pro troa hejma laboro, por la patrino,
estis kaŭzo ŝanĝi sian projekton, la patrino.
legas kaj skribas iomete, pensis la patrino,
ili revenos lernejon rezonis, la patrino,
kiam eblecoj pliboniĝos, diris la patrino.
Neniam plenumiĝis deziroj de la patrino,
milito ruinigis la celojn de la patrino,
kia estonteco por ili, pensis la patrino,
mizero ilin atendas, konkludis la patrino.
Nova ideo venis al menso de la patrino,
ili devas iri for, jen solvo por la patrino,
bezonata estas mono, asertis la patrino,
sed ili estas tre junaj rezonis la patrino.
sed neniel resignis sian celon la patrino,
esploris opiniojn en la tribo la patrino,
kaj tuj malkovris similajn decidojn, la patrino.
Tiel komenciĝis nova vivo, por la patrino,
mia tasko,ŝpari monon, pensis la patrino,
dume miaj gefiloj kreskos, diris la patrino,
jen febro en tuta tribo, konstatis la patrino,
ok jarojn tre laborigajn bezonis la patrino,
bovinojn oni vendis por helpi al la patrino,
kaj alvenis la terura tago por la patrino,
ilia foriro tuŝis koron de la patrino,
ĉu iam mi revidos ilin, pensis la patrino,
ili ekmarŝis, kio plorigis al la patrino,
eĉ for de sia vido, daŭre ploris la patrino,
al ili jam multajn konsilojn donis la patrino,
kiel trapasos la dezerton, pensis la patrino,
ili neniam vidis maron, diris la patrino,
kian landon ili alvenos, revis la patrino.
Pasis jaro, kun pento kaj ploroj de la patrino,
ĉiutage preĝis laŭ tradicie, la patrino,
post du jaroj alvenis novaĵoj por la patrino,
kun letero nervema rapidis la patrino,
ĉe najbarino, ĉar ne sciis legi la patrino,
letero de via filo, diris al la patrino.
Tre detale informis la filo al la patrino,
monaton en dezerto, rakontis al la patrino,
kun malvaro, malsato,sciigis al la patrino,
jes,aliaj homoj ankaŭ sopiris al la patrino,
ni alvenis arbaron, raportis al la patrino,
nu, malfacile ĉion rakonti al la patrino.
Kiam ni enŝipiĝis memoris al la patrino,
filino kaj fratino digna de vi la patrino,
imagu nin en ŝipo kun penso pri la patrino,
jen ŝtormo, jen danĝero, ni preĝis al la patrino,
falis, la filino la juvelo de la patrino,
nokte mi ŝin ne vidis, aŭdis voki al la patrino,
lastaj vortoj ŝiaj, patrino, patrino, patrino,
najbarino, mi petegas helpu al la patrino.
mia fratino mortis, konsolu al la patrino.
Pri la lando multe por rakonti al la patrino,
laboron trovis, certe tio plaĉos al patrino,
mi ankaŭ studas, ĝi estis celo de la patrino,
jes, ekde ĉi tie ĉion bonan por la patrino,
geamikoj ĉi tie, salutas al la patrino.
ĉiam en mia penso troviĝas vi, la patrino,
morto de filino ne ĉagrenu, al la patrino,
baldaŭ mi troviĝos en la brakoj de la patrino,
eble post du jaroj mi vizitos al la patrino.
Luis Serrano Pérez
La longeco de tiu ĉi poeziaĵo kaj la deziro presi ĝin komplete en la sama INFORMILO, devigis nin tiun nekutiman prezentadon.
KAE-Informilo -7-
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
KAE – Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
************************************************************
ĜENERALA ASEMBLEO DE KAE 2010
La estraro de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA, kunvokas kaj invitas vin al la Ĝenerala Ordinara Kunveno, okazonta la 19-an de Januaro nunjara en CENTRE CIVIC CAN BALSACH, carretera de Prats de Lluçanès n-ro 16 (apud Plaça de la Creu Alta), Sabadell.
La kunveno okazos je la 16:30 en unua kunvoko kaj je la 17a, se necese, sub la jena tagordo:
- Legado kaj aprobo de la antaŭa protokolo.
- Informado pri KAE-agado dum 2009.
- Detala informado pri financa situacio.
- Projekto por 2010.
- Sugestoj kaj demandoj.
Ni petas vian ĉeeston.
Josep Mª Galofré – Prezidanto
— bildo 5 —
KAE-Informilo —8—
NIAJ SAMIDEAN(IN)OJ VERKAS
La Beletraj pontoj inter Katalunujo kaj Portugalujo.
Komence de la pasinta jaro, en nia INFORMILO n-ro 65-a, ni verkis artikoleton okaze de la prezentado de nova verko titolata katalunlingve LA CIUTAT I ELS DIES, verkita de s-anino Vimala Devi, konata aŭtorino ankaŭ en nia internacia lingvo.
Sed hodiaŭ denove la nomo de Vimala Devi alvenas al niaj paĝoj, en tiu ĉi okazo por la eldono de la sama verko, sed en la portugala lingvo.
Estis la unua de la pasinta Oktobro, en salono “Josep Mª de Sagarra, de ATENEU BARCELONES kiam okazis ronda tablo kaj kie oni komentariis pri tiu nova eldono. Unue prenis la podion s-ro Narcís Garolera (Universitato Pompeu Fabra -Barcelono) por fari la prezentadon kaj sekvis festparoladon de s-ro Pere Comelles (Centra Universitato el Barcelono). Mallonge parolis sed kun reliefaj anekdotoj s-ano Manuel de Seabra kaj finiĝis aŭtorino Vimala Devi kun la legado de unu el la rakontoj de ŝia verko, en tiu momento denove prezentita okaze de la portugala eldono.
Dum la prelego de s-ro Comelles, estis kiam la geĉeestantoj vere ĝuis de la momento. Unue kiam oni komparis la nombron de parolantoj de la kataluna, kiujn teorie atingas dek milionoj kun la parolantoj de la portugala en la mondo, almenaŭ 250 milionoj; oni aŭskultis pri la neekzistado de tradukoj de portugalaj verkistoj al la kataluna (aŭ hispana), ankaŭ ne inverse, se oni forigas Saramago, la Nobel-premiito. Eldonistoj volas scii nenion pri tio, ĉar oni tradukas de la angla kaj nenion plu. Ekzemple, la nune famaj tri romanoj de Larson, estis tradukitaj al la kataluna (al la hispana la preleganto ne sciis) ne rekte el la sveda, sed de alia lingvo. Ĉiu portugalo asertas regi la hispanan, sed neniu studas ĝin kaj kelkaj, verdire multaj, scias nenion pri la kataluna lingvo. En tiu punkto, Seabra memoris portugalan diraĵon: “la portugala lingvo estas hispana sen ostoj”, la portugaloj opinias. Kaj dum la vigla fina kolokvo, oni elstaris, ke la grava diferenco inter la portugala kaj la kataluna estas, ke la unua estas lingvo kun ŝtato kaj la dua ne. Vera ĝuinda beletra festo.
Deus ex machina, aŭ entute la kialo de ĉio.
Dum la monata E-babilado en Premià de Mar (legu pri ĝin en alia paĝo) ni konis la katalunlingvan verkon “Deus ex machina o el perquè de tot plegat” de s-ano Guillem Nicolàs i Larruy. Verko de 151 paĝoj, kiu enhavas 17 rakontojn kun la plej malsimilaj argumentoj kaj kiuj, sendube, alportos al la leganto ĝueblajn momentojn kaj kies verko ni varme rekomendas.
——->>>
KAE-Informilo —9—
Ĉar Nicolàs bone regas nian internacian lingvon, -dum lia prelego en nia 17-a Internacia Semajno sufiĉe pruvis tion-, ni kuraĝigas lin fari tradukon de tiu verko -aŭ verki alian- por disdoni ĝin en Esperantio. Kuraĝon amiko Nicolàs.
S. Torné.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
NIAJ BABILADOJ
La pasintan 8-an de Novembro, niaj samideanoj el Premià de Mar, en sidejo CONEX, akceptis nian babiladon n-ron 100. Gravan atingon kaj bonan sukceson por la kunordiganto de tiuj babiladoj, Luis Serrano Pérez, ĉar alvenis 40 samideanoj -36 en la frata tagmanĝo-; kvankam ne ĉiuj partoprenis en la babilado, ĉiuj tagmanĝis, certe.
Temo: La Prostituado, kun la malsimilaj aspektoj derivataj de la temo proponita. Sed du el la demandoj ĉirkaŭis la vortojn “legalizado” aŭ “aboliado” de tiu mal nomata profesio. Ŝajnis, ke la legalizo estus la plej konvena solvo.
Venonta babilado en urbo SABADELL, la 17-an de Januaro 2010. Ni atendas al vi ĉiuj!
Sator
En la eniro de tiu babilado, oni disdonis kopion de ĵurnalista artikolo verkita de la tre konata ekonomisto Xavier Sala Martín, pri la sama temo, kelkaj tagoj antaŭe eldonita en ĵurnalo LA VANGUARDIA, hispanlingve. Tradukita al Esperanto de s-ano Guillem Nicolàs, la kopion distribuita estis en la hispana kaj en la internacia lingvo.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
ZAMENHOF-aj FESTOJ.
BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, festis honore Zamenhof, la 13-an de Decembro, matene. Malfermis la feston s-ano Salvador Aragaj, kiu poste prelegis pri: “Kiu estas la nomo de la aŭtoro de Esperanto”; poste prelegis Luis Serrano Pérez pri SOLIDARECO, diskutebla kaj diskutinda vorto nunatempe. Fine, s-ano Navarro-Rosinés, projekciis filmon de li farita, kun la festparolado de Humphrey Tomkin en la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo.
GRUPO AŬRORO.- La prezidantino s-ino Adela Gomila, invitis nin tosti honore Zamenhof kaj nia internacia lingvo, la pasintan 18-an de Decembro. Ĉar “La Formiga Martinenca”, sidejo de Grupo Aŭroro estis fermata pri riparoj de tiu ejo, tion okazis ĉe ateliero de Maria Almagro, strato Sangenís, el Barcelono.
— bildo 6 —
KAE-Informilo —10—
ION EL ĈIO
IVO LAPENNA.- Okaze de lia centjara naskiĝo (Split 1909/Kopenhago1987), s-ano Antonio del Barrio, enmetis en wikipedio, hispanlingve, skizo de biografio de d-ro Lapenna. Lia esperantista agado, verkaro en la internacia lingvo, en la kroata kaj en la angla, diskoj kaj sonbendoj. Trovu kaj legu ĝin en “http://es.wikipedia.org/wiki/Ivo_Lapenna“
NOVA KURSO.- Niaj agemaj amikoj de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, de la pasinta monato Oktobro, la ĵaŭdoj de ĉiu semajno, disdonis elementan kurson de nia lingvoen str. Comerç n-ro 36, Barcelono. Informoj, telefono 933 103 732.
INTERNACIA FESTIVALO.- Plena sukceso de Tria Zaoznhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto 25-27an Sept, en urbo Zaozhuang fama de Esperanto en Azio okazis Tria Internacia Festivalo de Esperanto, en kiu partoprenis pli ol kvar francaj, 5 japanaj kaj pli ol 20 ĉinaj e-istoj, ankaŭ iuj subtenantoj de Esperanto ĉeestis kaj agadis en la festivalo. En la festivalo prelegis s-ro prof. Liu Xiaojun, la prezidanto de Ŝandong-a Esperanto Asocio pri rakonto de Konfucio kaj s-ro Sun Minĝiao pri Ĉinaj Proverboj.
KOREUJO.- 354 koreaj gestudentoj eklernas Esperanto-n en la dua semestro. De la unua de Septembro komenciĝis la dua semestro en tri universitatoj. Fremdlingva Korea Universitato, Universitato Dankook kaj Universitato Wonkwang, kiuj oficiale akceptadis Esperanto-n kiel unu el la klerigaj lerno-objektoj kun du notoj en unu semestro. En la lasta semestro sume 354 studentoj aliĝis al Esperanto-lecionoj. Post unu semestra leciono, ili devis lasi sian skribaĵon en Esperanto en la retpaĝo de instruisto (www.esperanto.co.kr). Vi povus kontakti ilin pere de Skajpo. Jen estas skajpa nomo de la kursgvidanto LEE Jung-kee (leejungkee). La mesaĝoj estos transdonotaj al la kursanoj.
AUGUSTO CASQUERO.- Laŭ antaŭaj informoj de s-ano Casquero, nunatempe en Ĉinio kiel instruisto de la lingvoj hispana kaj Esperanto, li volis doni nomoj al siaj ĉinaj gelernantoj de Esperanto (proksimume 120). Li instruis Esperanto-n en altlernejo en Kantono -Ĉinio- kaj en la loka oficejo de Esperanto. Li jam ricevis kelkajn nomojn, sed mankas ankoraŭ multaj.
Ĉu niaj gelegantoj estus tiom afablaj cerbumi por s-ano Casquero esperantajn nomojn kaj “bapti” iliajn gelernantojn?
Sendu nomojn al augustocasquero@gmail.com
Sator
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Mediteranea Esperanto-Semajno 2010, AGAY – Francujo (Lazura Marbordo)
Se ankoraŭ frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro!
Pli da informoj de: Monique Prezioso, 92,impasse Jean Moulin, FR 83700 Saint-Raphael. Rete: prezmoni@hotmail.com.
KAE-Informilo —11—
H.E.F. invitis nin al la prezentado de la libro “LA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO DE 1909 EN BARCELONO”, eldonita okaze de la centjariĝo de tiu evento; verko de la historiisto Francesc Poblet i Feijoo (Universitato el Barcelono), dulingve, t.e. kataluna kaj Esperanto. Ĝin estis prezentata la pasinta 12-an de Novembro en “Museu d’Història de Catalunya”, en Barcelono.
La aŭtoro s-ro Poblet prezentis la verkon kaj s-ro Bernat Joan i Martí, prizorganto pri Lingvistika Politiko de la “GENERALITAT DE CATALUNYA”, prezidis tiun akton kaj en sia prelego pri la Esperanto-komunumo, rimarkinde elstaris ke nia komunumo malsimilas de aliaj pro la fakto ke ni ĉiam propagandas sed neniam altrudas al neniu nian internacian lingvon.
++++++++++++++++++++++++++
FORPASOJ. Ni bedaŭras informi vin, ke nia s-anino NARCISA DATZIRA CARAU, forpasis la 22-an de la pasinta monato Aŭgusto, 92-jaraĝa, en urbo Terrassa.
S-ino Narcisa apartenis al nia Asocio ekde ĝia starigo.
La 6-an de la pasinta monato Decembro, s-rino MARIA NIEVES MARTINEZ ALBILLOS, 74-jaraĝa, post longa kaj malfacila malsano, forpasis en Castelldefels (Barcelono). Ni ĉiam memoros ŝin partoprenante kaj laborante apud ŝia Emilio en Esperanto-festoj, kunvenoj aŭ kongresoj.
S-rino Martínez estis la edzino de nia kara samideano EMILIO SANZ MATA, delonge agema esperantisto kaj kutime sindona kunlaboranto en ĉiuj taskoj aldirektitaj al plibonigo de nia internacia lingvo.
Nian plej koran kondolecon al iliaj familioj kaj ke ambaŭ atingu pacan ripozon.
ATENTIGU pri REABONOJ:
Nia bulteno KAE-Informilo — 10 eŭroj (familia jarabono — 12 eŭroj) Bonvolu legi en paĝo 12-a kiamaniere pagi. Dankon por via helpo!
Dua epoko, n-ro 70, aprilo-junio 2010

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 70, aprilo-junio 2010.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
Kultura Asocio Esperantista
[BILDO p.1 | 53,2,99,30] Emblemo de la asocio: grandaj nigraj literoj «KAE» kun blankaj kvinpintaj steloj, en ronda kadro; supre maldekstre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo»; vertikale la subskribo «Kintana».
N-ro 70/dua epoko/dudekkvara aperjaro/APR-JUN 2010
[BILDO p.1 | 53,37,99,87] Foto: grupo da personoj kun Esperanto-flago sur pluva strato, antaŭ la altaj malhelaj kolonoj de la monumento al Zamenhof en Sabadell, ĉirkaŭe loĝkonstruaĵoj.
SABADELL.- Antaŭ la monumento al la d-ro Zamenhof. Nur kelkaj el la gepartoprenantoj en la babilado, kiu okazis la 17-an de la pasinta Januaro. La pluva vetero malkuraĝigis la aliajn.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
LA BABEL-a TURO
- kaj la lingvoj en danĝero de malapero
Kultura imperiismo inter iuj landoj kontraŭ aliaj ĉiam ekzistis kaj, probable, aŭ certe, ĉiam ekzistos.
La unua ĝisfunda studo pri lingvoj, estis antaŭtempe farita de brita lingvisto David Dalby, de la “Lingvistika observejo”, internacia organizo de reserĉo en Carmarthen, Kimrujo.
Profesoro Dalby, dum multaj jaroj, laboris pri la identeco de la diversaj lingvoj mondaj.
Unu el la konkludo de tiu studo estas, ke la sumo de lingvoj studataj estas 6500 -ne la 6000 lingvoj kutime menciitaj.
Alia konkludo estas, ke la landoj kie oni parolas pli da lingvoj aŭtoktonaj estas Papu-Nov-Gvineo kaj Niĝerio kun 750 kaj 400 idiomoj, respektive. Kaj Afriko estas la kontinento kun la plej granda kvanto da lingvoj, inter 2000 kaj 3000 malsimilaj.
Kvankam malgrandaj komunumoj, ofte nomadaj, senhalte malaperas en Arktaj regionoj, Amazonio kaj Aŭstralio, la studo ankaŭ montras, ke multlingveco estas homa natura kondiĉo, kiun daŭrigos en nia mondo malgraŭ la nuna nediskutebla internacia amplekso atingita de la angla lingvo.
Oni povas legi, ke nunatempe estas la propra gaela/irlanda -inter aliaj keltaj lingvoj-, preskaŭ malaperas, ĉar nur la kvin elcento de tiu komunumo parolas ĝin kaj nek la propra registaro povas solvi tiun problemon. Tio eble pruvas, ke neniu povas devigi la paroladon de lingvo, se tiuj kutimaj parolantoj preferas aŭ estas pli komfortaj kun la uzado de alia -en tiu geografa parto, la angla-. Pri tiu aspekto, la menciita studo, malgraŭ la proksimeco, bedaŭrinde opinias nenion.
Kaj al la konkludoj de tiu grava studo, ni povas aldoni, ke post tiuj lingvaj svagecoj kaj dubaj ĉirkaŭiroj alvenas la forpason de la lingvoj, sed pri tiuj perdoj ni aludos en alia artikoleto.
Hodiaŭ ni finiĝas per la vortoj de nia hispana Don Kihoto al sia fidela ŝildisto Sanĉo (en ĉapitro XLIII): “…kaj la lingvo riĉigas dank’ al la uzo kaj la influo de la popolo”.
Santiago Torné i Grau
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-
LITERATURAJ KONKURSOJ en ESPERANTO – PERPIGNAN (FRANCUJO)
La asocio “Esperanto, kulturo kaj progreso” prezentas la literaturajn konkursojn “Poeziaj Ludoj de Rusiljono” kaj “Rusiljona Premio de Verkistoj” organizatajn de franca asocio “Groupe Poétique et Artistique du Roussillon (Poezia kaj Arta Grupo de Rusiljono).
En 2009, pligrandiĝis la nombro da Premioj kies partopreno eblas esperantlingve: la premioj “René kaj Colette Llech-Walter”, “Isabelle Robert”, “de Lernejo” kadre de la “Poeziaj Ludoj” kaj la premio “de Verkistoj”… Specialaj kondiĉoj por la afrika movado kaj la franclingvanoj.
Malofte okazas ke ne-esperantista asocio organizas esperantajn premiojn. Gravas, ke ni partoprenu kiel eble plej nombraj. Tiel la premioj fariĝos tradiciaj. http://sites.google.com/site/konkursojenperpignan/
La asocio “Esperanto, kulturo kaj progreso” organizas ankaŭ la INTERNACIAn SEMAJNOn de ESPERANTO en Sète de la 21-a ĝis la 28-a de Aŭgusto 2010. http://pagesperso-orange.fr/nikolao/esperanto.html
Rolland Accomiato
Poŝtmarkoj L.L. Zamenhof. Poŝtmarkoj Ivo Lapenna.
[BILDO p.2 | 62,43,95,65] Du nederlandaj poŝtmarkoj de po 44 eŭrocendoj: maldekstre portreto de L.L. Zamenhof (1859-1917), dekstre portreto de Ivo Lapenna (1909-1987), ambaŭ kun la surskribo «NEDERLAND 44 EUROCENT».
Bloko de dek 44-eŭrocendaj poŝtmarkoj eldonita en Nederlando okaze de la 150-a datreveno de L.L. Zamenhof. Prezo: € 5,50.
Bloko de dek 44-eŭrocendaj poŝtmarkoj eldonita en Nederlando okaze de la 100-a datreveno de Ivo Lapenna. Prezo: € 5,50.
FILATETELA KOLEKTANTOJ. Petu tiujn novaĵojn rekte al UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
NIAJ MONATAJ BABILADOJ
[BILDO p.3 | 22,4,62,36] Foto: salono dum babilado; publiko sidanta vidata de malantaŭe, sur la podio preleganto ĉe tablo kun mikrofonoj kaj Esperanto-flago kun verda stelo.
“Babilado” en Sabadell, la 17-an de la lasta Januaro. S-ano Luis Serrano, en la podio, kiel moderiganto.
Luis Serrano moderigis la unuan babiladon de tiu ĉi jaro. Tiu babilado estis en Sabadell, “Casal Pere IV”, la pasintan 17-an de Januaro. Temo: LA MALHONESTECO DE IUJ POLITIKISTOJ, kun ok demandoj pri tiu afero.
Kiel kutime kaj feliĉe, la intervenoj kaj respondoj de la gepartoprenantaro ne kongruis. La fakto, ke la nunaj televid-programoj, la radioelsendoj kaj la ĵurnaloj konstante bombardas kun novaĵoj, kiuj malkovras malhonestecajn agadojn de niaj politikistoj, ĉiam envojigitaj al nekonfeseblaj gajnoj de mono, sendube influis nin.
Kelkaj partoprenantoj defendis ankaŭ la honestecon de kelkaj el niaj politikistoj, precipe kiel regantoj de malgrandaj magistratoj aŭ ne gravaj oficialaj postenoj.
Aperis la problemon de la financado de la politikaj partioj en nia lando, kiu devigas la transdonon de mono de la politikistoj al siaj politikaj partioj. Kaj tio povus esti la komenco de la problemo.
La grava nombro de partoprenantoj -inter 28 kaj 30- neniam antaŭvidita en antaŭaj babiladoj en nia urbo, devigis prokraston en la kutima frateca tagmanĝo, pro manko de loko en la restoracio. Sed, kun iomete da pacienco, la tagmanĝo okaziĝis kaj alportis al ni ĝueblan etoson.
— bildo 3 —
KAE-Informilo -5-
Entute 22, do, la bonega nombro da geĉeestantoj daŭrigis en niaj monataj babiladoj. Dimanĉo, la 21-an de Februaro, en ateliero/piano-lernejo de agema samideanino Maria Almagro, el Barcelono, okaziĝis nia babilado n-ro 102-a.
Temo: LA EGALECO; 8 demandojn pri tiu afero sekvis, kaj la verva partoprenado ne tro vigliĝis.
Iu subtenis; ke nur en matematiko oni trovas egalecon, ĉar trovi ĝin en nia socia sistemo, en la divido de la rento, aplikado de justico, egaleco inter virinoj kaj viroj, kutime oni nur trovis la neadon por respondo.
Iomete ridinda ŝajnis la kreado de la nuna ŝtata Ministerio pri Egaleco, en Hispanio, regata de la neesprimebla ministrino Bibiana Aido, kies laboro!? estus pli bone forgesi ĝin, antaŭ fali en la kredemo, ke siaj ideoj utilos por io. Ankaŭ ne ekzistis opinia unueco pri la franca devizo: Egaleco, Frateco, Libereco, ĉar tiuj vortoj aspektis nur literaturaĵo al kelkaj el niaj ĉeestantoj.
Fine, s-ino Almagro regalis nin pere de abunda bufedo. Dankon!
Castelldefels, dimanĉon la 21-an de la pasinta Marto. Tikla temo: La Alianco de Civilizacioj. Ĉar la difino de civilizacioj en si mem estas malfacila pro la fakto, ke la propra vorto interligas ĉiujn manierojn de la hom-evoluado, malsimilaj sed samtempe pli/malpli antaŭenirantaj en la diversaj partoj el la mondo de la pratempo ĝis niaj tagoj.
Kompreneble, tiel la vivmaniero kiel la vivrimedo kaj, precipe, la moroj, enfluis en la diskutado la vorton religion kun siaj diversaj influoj eble ne ĉiam rekomendeblaj ene de tiu ideo de Alianco de Civilizacioj. Almenaŭ kelkaj el la enmigrintoj kutime aŭ tage vidataj sur niaj stratoj, memoris al ni la deziron altrudi la kredemojn pri kiuj ili kutime fieras, kaj tio estus senduba bremso de alproksimiĝo al tiu eble dezirinda alianco.
Tiun ideon, antaŭ du aŭ tri jaroj jam disvastigata de nia hispana prezidento s-ro Rodríguez Zapatero, eble malmultaj memoras. Aŭ, eble, kiel estis menciita en la demandaro de nia lasta kunvokilo, estas projekto sen fundamenta bazo.
La babilado finiĝis kun la afabla invito de la loka organizanto s-ano Emilio Sanz kaj la frata tagmanĝo de la 26-aj gepartoprenantoj adiaŭis tiun kunveneton.
Santiago T.
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
FORPASO. Raymond Boré, forpasis en Chambery, Francujo, la 6-an de la pasinta monato Februaro. S-ano Boré, kiu dum multaj jaroj kunlaboris kun Hugo Röllinger pri la registrado de ZEO-j kaj en 2001 daŭrigis lian laboron kiel komisiito. Li mem vizitis multajn ZEO-jn por foti ilin por sia kolekto, inter ili nia urbo Sabadell, okaze de inaŭguro de la monumento honore d-ro Zamenhof kaj Esperanto.
Okaze de la 13-a Internacia Esperanto-Semajno por la Kulturo kaj Turismo, Calella (Barcelono) 1/8 Oktobro 2005, li ricevis la premion “Ada Sikorska-Fighiera”, pro sia agema kaj nehaltebla laboro favore al nia internacia lingvo. Pace ripozu lin!
KORESPONDADO. Koresponda servo de Japana Esperanto-Instituto, peras korespondadon inter japanaj kaj eksterlanda korespond-dezirantoj. Espereble, nia gelegantaro interesiĝos pri tiu interŝanĝo internacia. Bonvolu turni vin al
Koresponda Servo de Japana Esperanto-Instituto Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3 TOKIO Japanujo
69a HISPANA KONGRESO de ESPERANTO Santiago de Compostela, julio 2010
18-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO de la KULTURO kaj TURISMO Sub aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo Coma-ruga (Tarragona), 2-9/10-2010 Inf: luis_serrano@mixmail.com
DONACO. Muzeo de Esperanto, en Sant Pau d’Ordal, sendis por nia bulteno, 30 eŭrojn. Dankon!
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-
EL QUE HE VISCUT
TIO, KION MI TRAVIVIS
Nia nelacigebla samideanino Maria Almagro iam diris al mi: Serrano mi verkas libron pri mia vivo. En Februaro okaze de babilado okazinta en sia hejmo, ŝi enmanigis al ĉiu ĉeestanto la menciitan libron, kiel donaco okaze de la vizito al ŝia hejmo. Estis por ni ĉiuj grava kaj agrabla surprizo kaj ni dankis ŝin sincere kaj vere tutkore.
La libro konsistas el 219 paĝoj kaj estas verkita en la kataluna lingvo, EL QUE HE VISCUT. Reveninte hejmen, la saman tagon, mi jam komencis ĝin legi. Mi ne deziris legi ĝin rapide, ĉar mi intencis gustumi ĝian enhavon. Ne estas facile digesti la tuton samtempe. Ĝia skribstilo tuj igis, ke mi komprenu la mesaĝon de la libro.
Je la komenco, mi jam fariĝis scivolema por scii, kion ŝi rakontos en la venonta ĉapitro, kaj ĉi tie mi devas diri ke la teksto de la libro estas dividita en malgrandaj ĉapitroj, kiuj donas la eblecon, multe pli atente ĝin legi. Krome la libro ankaŭ enhavas fotojn, precipe de la familio, sed ankaŭ de geamikoj, kaj eĉ je la fino estas foto – kun miaj geamikoj la esperantistoj – kiel ŝi mem diras. Kaj mi havas la honoron aperi en ĝi.
La libron oni povas dividi en tri partojn, antaŭ la intercivitana milito, dum la milito kaj post la milito. Verkita en tiu literaturo de la popolo, kie oni ne estas bezonata, pensi, kion diras tiu frazo aŭ kio estas la signifo de tiu vorto. La rakonto de sia vivo, je tiu maniere tiom simpla, ordinarece enhavas riĉecon, kiu ne ĉiam estas trovebla en la literaturo. Kvalito kaj virto estas la sincereco ŝia kiam ŝi rakontas pri siaj travivaĵoj. Kaj nepre ni devas veni al konkludo, ke ne estis por ŝi facila la vivo, ekde la momento de sia naskiĝo.
Je maniero simpla ŝi rakontas la malfacilaĵojn, kiujn travivis la laboristaro en tiu Barcelono, kie la manko de multaj ĉiutagaj rimedoj en la hejmoj de la laboristoj kreis multajn malfacilaĵojn por la salajruloj. Ŝi scias meti la legantojn en tiujn cirkonstancojn tiutempajn. Estas vera raporto pri la kialoj kaj revoj de la laborista klaso. Kaj venas la terura hispana intercivitana milito. Teruran situacion devis travivi ŝi kun sia tuta familio, kaj se ni pensas, ke ili ĉiuj apartenis al la progresista socia movado la afero komplikiĝas multe pli. Estis raporto simpla, sed evidentigas la krimaĵojn de milito, kiu neniam devis ekzisti. Tiutempe ŝi estis adoleskulino, sed ŝi jam havis tiujn konceptoj pri la vivo, kiujn neniam ŝi perfidis. En la familia kunvivado ankaŭ ne multe brilis la feliĉon, sed senhezite, ofte tuta sola iris antaŭen kaj sen forgesi nek perfidi siajn sociajn pensojn. Finiĝinta la milito, venis la momento por reordigo de la familio, sed lia patro kaj frato devis ekziliĝi. Ŝi neniam plu vidis sian fraton. Kaj komenciĝis la epoko por reakiri decan vivon. Laboro kaj plia laboro atendadis ŝin ĉiam. Sed sia batalemo alportis al sia familio pli bonan ekonomian situacion. Ŝia tuta strebo estis por la muziko kaj la kanto. Ŝi instigis sian filinon al tiu disciplino, danco kaj muziko. La rekompenso estis grandioza, ŝia filino debutis kiel dancistino en la Liceo. Kaj ŝi eĉ havis propran operan kompanion.
Sed super ĉiuj malfacilaĵoj, oni legas, oni vidas en la libro, la kuraĝon, la entuziasmon de virino preta al la lukto. Ĉiam sincera kun si mem kaj kiel dirite sen humiliĝi antaŭ neniu. Mi trovis, krom de la enhavo de la libro, konsilon, instruon, plenan sincerecon kun la propraj ideoj. Dankon Maria, mi lernis ion, en mia maljuneco, pri la vivo.
LUIS SERRANO PÉREZ
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
KAE- Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
RESUMO DE LA ĜENERALA KUNVENO DE KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA jaro 2010
Oportune kunvokita, okaziĝis la 19-an de la pasinta Januaro, en Centre Cívic Can Balsach.
Resumo:
- Estas unuanime aprobita la antaŭa protokolo.
- Prezidanto s-ano Galofré detale kaj akurate informis pri la agado de nia Asocio dum la jaro 2009-a.
- Estis prezentitaj kaj aprobitaj la kontostato de la antaŭa jaro.
- kaj 5) De la projektoj, sugestoj kaj demandoj, oni devas elstari la projektado por 2010 de nia agado ene kaj pere de interreto.
Josep Mª Galofré KAE-Prezidanto.
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
ZAMENHOF / datreveno
En antaŭaj INFORMILO-j, ni jam menciis pri la 150-a datreveno de la naskiĝo de la kreinto de nia internacia lingvo.
Poste, feliĉe ni trovis aŭ sciis pri aliaj novaĵoj rilate al tiu evento, kiujn ni resumas.
* 15-12-09. Reĝa Akademio de Medicino el Katalunio,(Barcelono), solena akto dediĉita al la oftalmologa kuracisto D-ro Zamenhof. Kun diversaj prelegoj, partoprenis la doktoroj Manuel Escudé i Aixelà, Lluis de Izaguirre i Maura, Francesc Poblet i Feijoo (historiisto), Jacint Corbella i Corbella kaj Ferran Sabaté i Casellas. Organizita dank’ al tiu Akademio de Medicino kaj KEA (Kataluna Esperanto-Asocio).
* 20-12-09. RADIO NACIONAL DE ESPAÑA. Je la 8:30, vekis nin muziko de “La taŭro enamiĝinta el la luno” ene de la radio-elsendo “NE ESTAS AJNA TAGO” kaj la fama radioparolistino Pepa Fernández intervjuis José A. del Barrio pri nia lingvo.
* 28-12-09. En ĵurnalo EL PAIS oni legas: “Esperanto estas bone, dankon!” kaj sendas al la leganto al la paĝo 4-a, kie oni trovas artikolon de ĵurnalisto Xavier Theros “Esperanto kaj Babel(turo)” kun serioza, preciza kaj ampleksa informado pri nia lingvo. Kaj estis je la fino de tiu artikolo, kiam menciis la ĵus tradukitan kaj eldonitan “Alpha Decay” en la hispana, de la romano originale verkita en Esperanto “La liberigo de la juĝisto”, kies aŭtoro Ferenc Szilágyi estas tre konata en nia komunumo. Sed la …
* 4-1-10. Ĵurnalo PUBLICO” dediĉis siajn 30-an kaj 31-an paĝojn al la diversaj internaciaj lingvoj, de kiuj lingvoj nur elstaras ESPERANTO-n, kaj intervjuis al la s-ro Javier Guerrero, profesia tradukisto kaj kiu zorgis pri la tradukado de la romano de Szilágyi antaŭe menciita.
SaTor
****************************************************************************
D-ro ZAMENHOF / datreveno.
En la sama tago de tiu datreveno, mardon la 15-a de Decembro 2009, la franca ĵurnalo LE MONDE, dediĉis la tutan 11-an paĝon en la eldono de la anonco, kiun -konveneble malgrandigita- oni vidos en la apuda paĝo.
(Eltondaĵo ricevita de nia franca kunlaboranto Rolland Accomiato)
======>>>>>
KAE-Informilo [nelegebla]
[REKLAMO p.9] Tutpaĝa reprodukto de la anonco aperinta en la franca ĵurnalo LE MONDE:
Le Monde
[BILDO p.9 | 0,0,100,17] Foto de kvar junulinoj ridetantaj.
Marjolen, française, Maja, israélienne Zdravka et Tina, croates. Un millier d’enfants nés de parents espérantistes parlent à la fois l’espéranto et une ou deux autres langues. Ce brassage de cultures enrichit l’espéranto.
L’EUROPE SUBIT UNE DOMINATION DE LA LANGUE ANGLO-AMERICAINE
Rapport Grin: www.swany.co.jp/grin
€25 milliards par an à l’UE! C’est le prix que coûte le véto français contre l’espéranto au siècle dernier
Robert Phillipson: “Une Europe du tout-anglais?”: www.swany.co.jp/phillipson/
bien que:
ESPERANTO LERNEBLAS RAPIDE KAJ FACILE
L’espéranto s’apprend rapidement et facilement: www.lernu[?].net
Cette langue s’apprend dix fois plus vite que l’anglais, elle ne connaît pas d’irrégularités ni de complications
L’espéranto fonctionne depuis plus d’un siècle et dispose d’une riche litterature
Encyclopédie de littérature originale en Espéranto: www.librejo.com/enciklopedio/index.html
[BILDO p.9 | 60,52,100,83] Portreto de virino kun okulvitroj.
Mme Margareta Handzlik, parlementaire polonaise et espérantiste.
[BILDO p.9 | 36,72,60,97] Viro en kostumo kun du valizoj sur radoj.
Président de la compagnie japonaise Swany, l’annonceur Etsuo Miyoshi souffre de poliomyélite dans les jambes et des obstacles linguistiques à l’échelle planétaire. Il parcourt le monde avec deux « walkin’bag » au lieu d’utiliser une chaise roulante, mais il ne peut s’exprimer mondialement qu’en espéranto.
Permettre l’impossible: www.swany.co.jp/miyoshi
Union Européenne d’Espéranto: www.europa.eu/ — Association Universelle pour l’Espéranto: www.uea.org
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
ION el ĈIO
Ĉina Radio Internacia, parolas en Pekino…Okaze de la 45-a Jubileo de iliaj radioelsendoj, kiuj komenciĝis la 19-an de Decembro 1964, CRI sendis al ni luksan historian eldonaĵon, enhavante fotografaĵojn de ĉiuj gepartoprenantoj en tiu grava kaj laŭdinda laboro.
Dankon kaj
antaŭen!
Universitato el Valladolid. Elektronika Biblioteko de la Deputitaro el Soria, eldonis CD sub la gvido de Juan M. Zarandona, profesoro de la Universitato de Valladolid en Soria, en kiu aperas la laborojn faritajn de la gelernantoj de kurso por licenciuloj, rilate Esperanto-n. La lingvo uzata estis la hispana, kaj enhavas 279 paĝojn kaj entenas diversajn temojn pritraktitajn de la gelernantoj mem. De la konkludoj ni eltiras, ke la averton de danĝeroj, la minacojn kaj la malpravan uzadon, kiuj oni lanĉis pri la lingvo Esperanto, neniam okaziĝis post pli unu jarcento de ĝia ekzistado. Neniu povo aŭ potenco uzis aŭ uzas tiun lingvon por altrudi sian arogantecon. Por io, ili faras tion.
Oni povas ricevi senpage la diskon, nur oni devas pagi la sendokoston. Informu ĉe: <hisperantouea@terra.es
EFE novaĵagentejo. Pri ESPERANTO en Ĉinujo (iom pli optimisma ol realista) aperas en multaj Ĵurnaloj. Nur unu sedo: bonvolu ne uzi la vortojn “crear”, “creado” ktp, sed “iniciar”, “iniciado” (ĉiuj hispanaj vortoj), laŭ rekomendo siatempe lanĉita de Claude Piron. La vorto “crear”, uzata rilate al lingvo, havas negativan konotacion. Tial eĉ pozitiva informo turniĝas en negativaĵon. Ni ja scias, ke ĉiuj lingvoj estas kreataj, sed la ĝenerala publiko tute ne konscias pri tiu fakto.
UEA-NOBEL PREMIO. Ok britaj parlamentanoj skribe nomumis Universalan Esperanto-Asocion, kandidato por la Pac-premio Nobel en tiu jaro.
Grava web-paĝo de Toño del Barrio. Bonvolu noti kaj konsulti tiun adreson:
KAE-Informilo -11-
Okaze de datreveno de la Esperanto-grupo de Cantabria, Hispanujo, s-ano Pedro Ullate, sekretario de tiu grupo invitas al ĉiuj vidu sian interretan paĝon. Pro tio iru al:
Vi ricevos tre agrablan surprizon, garantiata!
LA PATRO DE “EŬRO” ESTAS ESPERANTISTO. Ne multe konate estas la fakto, ke la elpensinto de la vorto “eŭro”, la nomo de la ĉefa monunuo de Eŭropa Unio, estas la belga esperantisto Germain Pirlot, instruisto en mezgrada lernejo en Ostendo,kiu, en sia letero de la 4-a de Aŭgusto 1995, proponis tiun nomon al la prezidanto de la eŭropa komisiono Jacques Santer. En letero je la 18-a de Septembro 1995, Santer dankis al s-ro Pirlot pro tiu sugesto (ref. SG/95/D86446) kaj la nomo “eŭro” estis oficiale azkceptita en la Eŭropa Komunumo en Decembro 1995 en Madrido.
S. T. G.
*************************
MEMORU NIAJN KONGRESOJN
Rusia” Esperantista Unio, invitas vin partopreni al la RUSIA ESPERANTISTA KONGRESO, Sankt Peterburgo, 27-31/05-2010.
Antaŭ 100 jaroj (1910) en Sankt Peterburgo okazis la unua Rusia E-kongreso, kiun partoprenis la kreinto de la lingvo Ludoviko Zamenhof. Rusiaj esperantistoj celebros la jubileon per tradicia tutlanda kongreso en la dua rusia ĉefurbo.
Kontaktoj: prezidanto de LKK, Anna BUTKEVIĈ, annaespero@mail.ru
pri turisma programo, Valeria CVETKOVA, esperanto1982@rambler.ru
95a UNIVEERSALA KONGRESO de ESPERANTO, Havano, Kubo, 17-24/07-2010
FRANC-GERMANA KONGRESO
en
KAISERLAUTERN! Germanujo
(urbo facile atingebla, rektaj trajnoj el Parizo)
de la 21-a ĝis la 24-a de la venonta Majo
Esperanto France <info@esperanto-france.org> amplekse informos vin.
3-a KONGRESO DE SERBIAJ ESPERANTISTOJ
BEOGRADO, de la 25-a ĝis la 27-a de Junio 2010
Informu vin pere de rete ĉe: ajaku_2000@yahoo.com
Dua epoko, n-ro 71, julio-septembro 2010

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 71, julio-septembro 2010.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
KAE-Informilo
Kultura Asocio Esperantista
[BILDO p.1 | 55,2,100,30] Kaplinio de la bulteno: emblemo de KAE — granda litero K kun konturaj steloj kaj la literoj A kaj E — kun la teksto «Kultura Asocio Esperantista» supre kaj «Katalunujo» malsupre dekstre; ĉe la maldekstra rando vertikala subskribo «Kintanu» [?]
N-ro 71/dua epoko/dudekkvara aperjaro/JUL-SEP 2010
[BILDO p.1 | 53,32,100,73] Foto: grupo da personoj surstrate, ĉiu tenanta stangon kun granda litero, kiuj kune formas la vorton «ESPERANTO»; fone konstruaĵo kun trabaroj.
Barcelono, la 28-an de Marto 2010, dimanĉo antaŭ Pasko. En la ĉirkaŭaĵoj de la preĝejo “Sagrada Familia”, gesamideanoj propagandis nian internacian lingvon, dum la pastra beno de la pàlmoj. La pastro speciale menciis niajn geamikojn.
Foto ricevita de Grupo Aŭroro, el Barcelono.
KAE-Informilo -12-
KAE – Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
****************************************************
VENONTA HISPANA KONGRESO en GALEGIO
Memoru, ke la 69-a Hispana Kongreso, organizota de Hispana Esperanto-Federacio kaj Galega Esperanta Asocio, okazos inter la 2a kaj la 5a de Julio 2010 en la galega urbo Santiago de Compostela.
Kongresejo: Aula Socio Cultural de Caixa Galicia, Carreira de Conde n-ro 18.
HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO. En la lasta “BOLETIN” ni sciis pri la nova redakto-ekipo de tiu informilo; al la samideano Juanjo Vera, direktoro, Jorge Pavón, kompostado kaj Miguel Hernández kaj Jesús Carrión, en la laboro de reviziado, ni deziras plenan sukceson kaj antaŭen en ilia laboro de informado.
Red.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
NOVA BIBLIOTEKO DE ESPERANTO
[BILDO p.2 | 6,4,52,28] Foto: kvin personoj sidantaj ĉe longa tablo dum ronda tablo; malantaŭe ekranoj kaj bretaro; antaŭe publiko.
Sant Pau d’Ordal. Ronda tablo kun la temo: “Konstrui grandan publikan bibliotekon ĉirkaŭ Esperanto”. Maldekstre/dekstr: Lourdes Reyes, Ferran Mascarell, Nuria Solé, Josep Tubau kaj Rafael Hernández. (legu sekvantan artikolon kaj vidu, en sekvanta paĝo, malgrandigitan programon de tiu akto, distribuata en tiu urbo, okaze de tiu akto kaj ekspozicio)
La pasinta 9-an de Aprilo en la Agrikultura Centro de Sant Pau d’Ordal, Barcelono, oni instalis ekspozicion pri esperantaj libroj. Libroj de literaturo, scienco, biografioj, fabeloj, gramatikoj, vortaroj, ktp.
Je la 19:30 horoj de la sama tago, oni celebris ronda tablo kun la temo “Konstrui grandan publikan bibliotekon ĉirkaŭ Esperanto”. La projekto de la urbestraro estas enmeti ene de la estonta biblioteko, la historian dokumentaron de la nuna Muzeo-Biblioteko de Sant Pau d’Ordal.
Kiel moderigantino estis Nuria Solé, kiu prezentas ĉiutage la mondajn novaĵojn en TV3 (Kataluna Televido).
Unue parolis Rafael Hernández, filo de la iniciatinto de la Esperanto-Muzeo Biblioteko. Rafael rakontis amuzajn anekdotojn de la vivo de sia patro kiam li kolektiĝis [?] esperantajn librojn, revuojn kaj dokumentojn por elstarigi la Muzeon.
Pri lingvistiko paroladis Josep Tubau, korektisto de kataluna lingvo en TV3. Precipe li parolis pri la konstruo de diversaj artefaritaj lingvoj kun mencio al Esperanto.
Sekvis paroladon de Lourdes Reyes, ĉefino de Generala Publika Direkcio de Bibliotekoj. Ŝi rakontis pri organizado kaj funkciado de publikaj bibliotekoj.
Laste parolis Ferran Mascarell, ekskonsilanto de Kulturo de la Generalitat de Katalunujo pri la granda kaj efika laboro de la bibliotekoj por la kultura disvastigado de la popoloj.
Fine sekvis tre viglan kolokvon, kiu daŭris pli ol la 22-a horo.
Martí Guerrero Barcelona
KAE-Informilo -3-
ACTE COL·LOQUI
“Per una biblioteca pública a Subirats al voltant de l’esperanto”
9 d’abril, divendres, a les 19.30, a la sala del Centre Agrícola de Sant Pau
Amb la participació de:
* Ferran Mascarell (exconseller de Cultura de la Generalitat, vicepresident primer de l’Ateneu Barcelonès)
* Lourdes Reyes (cap del Servei de Lectura Pública de la Subdirecció Gral. de Biblioteques)
* Rafael Hernández (propietari del Museu d’Esperanto i promotor biblioteca)
* Josep Tubau (lingüista i promotor biblioteca)
Presentació i moderació del col·loqui a càrrec de Núria Solé (conductora del TN/Migdia de TV3)
Amb motiu d’aquest acte es podrà visitar l’exposició “Un recorregut per la literatura a través del fons del Museu d’Esperanto” a la sala del Centre
====================================================
DONACO por nia KAE-INFORMILO: Josep Serrano Subietas, el Tarragona, sendis 35 eŭrojn. Koran dankon!
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
PROBLEMOJ POR ORGANIZI “LA SEMAJNO-n”
Eble tuj, mi devas diri, ke ne temas pri la kerna organizado de La SEMAJNO, sed pri iuj detaloj, kiuj ĉiam prezentiĝas al la responsuloj.
Ni interkonsentis kun la urbestro de La Vendrello, s-ro Benet Janè rendevui en la urbodomo la dudek-kvaran de majo, je la dektria horo.
Mi kun mia kolego s-ano Jakobo Tornisto interkonsentis renkontiĝi, ĉe la RENFE stacidomo (Centro) de Sabadell je la oka horo, matene kompreneble. Tri minuta prokrasto ne ebligis al ni trafi la ĝustan trajnon por iri al tiu urbo de Tarragono. Nu, en ĉi tiu momento komenciĝis nia kalvario. Pacience ni devis atendi venontan trajnon dum preskaŭ duon-horo. Fine, la atendata trajno alvenis, ni supreniris kaj sidiĝis, kvankam la vagonoj estis plenplenaj da pasaĝeroj. La trajno haltis dum kelkaj fojoj, kvankam mi devas aldoni, ne dum longa tempo, sed tiu perdita tempo akumuliĝis, kio malfavoris nian vojaĝo-projekton, ĝi haltis ne en stacidomoj, kio estas normale, sed en iuj lokoj de la fervojo-linio, kial? mi ne scias, ĉar almenaŭ mi ne estis informita. Fine, ni alvenis al stacidomo de Sankta Andreo. Tie finiĝas la itenero de ĉiuj trajnoj. Kial? verŝajne, oni plibonigas la fervojon, inter Sankta Andreo kaj Arko de Triumfo. Kion oni riparas en tiu fervoja spaco? mi ne scias. Laŭ informoj, la dektrian de septembro ĉio normaliĝos kaj ni povos konstati pri kio konsistis tiuj laboraĵoj. Nu, ĵus haltis la trajno, kaj la pasaĝeroj saltis de la vagono al la kajo, ege rapide. Tiu rapideco surprizis nin, pro kio ni restis la lastaj. Kaj ĉiuj kuradis al la mekanizigita ŝtuparo, kiu pleniĝis da homoj, kiuj verŝajne pro iu kaŭzo ili havis grandan urĝecon. Denove, ni restis la lastaj.
Ni rapidis al la metroo, por iri al la stacidomo de Katalunujo. Jes, denove fiasko, ĉar ĝuste kiam ni troviĝis apud pordo de tramoa vagono, la pordoj fermiĝis. Denove, plia tempo perdita, kun la ebleco, ne trafi tiun trajnon, kiu iras al Sankta Vincento de Kaldronoj. Do, pacienco estis la nura solvo. Tuj venis alia tramoo, ni envagoniĝis, kaj post trapasi kelkajn tramo-staciojn, ni alvenis al la stacidomo de Katalunujo.
Mi devas klarigi, ke ni planumis la vojaĝon jene; S-ano Jakobo kaj mi eliros de Sabadell, en la stacidomo de Katalunujo devus nin atendi s-no Francesko Pli, ĉi tiu kolego estas persono, kiu ĉiam iras akurate, kaj jes, li estis tie. Li salutis nin reciproke, sed sinjoro Pli sciigis nin, ke la trajno de ni celita jam estas for. Do, ni devis atendadi en tiu stacidomo dum kvardek minutoj. Sed la problemo ne estis nur tiu, ĉar kun la alia kolego s-ano Salvatoro Nungaja ni interkonsentis, ke li envagoniĝu en stacidomo Sanktoj. Ni per portebla telefono povis kontakti kolegon Salvatoro Nungaja. Kie vi estas?, estis nia demando. Ho! mi jam troviĝas en la trajno, kiu iras al Sankta Vincento. Nu, ni troviĝas en la stacidomo de Katalunujo kaj ni esperas vojaĝi, per la venonta trajno, kiu iras tra la fervoja linio nomata interna, tiu de Vilafranko.
Post longa atendado, ĉar atendadi trajno estas “laboro peza kaj enuiga”. Ni, la triopo envagoniĝis, sed mi devas aldoni, ke nia kolego Pli, laŭ lia kutimo kaj emo, preskaŭ profesia, fotis nin. Estis nenia novaĵo, nur ŝajnis al ni, ke tiu trajno malmulte rapidis, sendube ni estis iomete nervozaj kaj malpaciencaj. Ĉar en la vivo ĉio finiĝas, ankaŭ finiĝis nia vojaĝo, kaj kiam la trajno haltis en Sankta Vincento, jen nia kara Salvatoro
KAE-Informilo -5-
atendanta nin. Post klarigoj kaj iuj spritaĵoj pri la vojaĝo, ni iris al apuda kafejo, ĉar ankoraŭ ne estis la horo de nia rendevuo, kun la sinjoro urbestro de La Vendrello.
Mi devas ankaŭ klarigi, ke la kontakto kun la sinjoro urbestro de la menciita urbo, funkciis kontentige kaj li promesis sian ĉeeston okaze de la inaŭguro de la Semajno, inter aliaj aferoj, kiuj ne rilatiĝas al la problemoj de la vojaĝo.
Ĉar la tago estis plena de laboro, finiĝinte nia laboro, en la urbodomo, per taksio ni translokiĝis al Coma-ruga, urbeto apud la strando, kiu ankaŭ apartenas al la municipo de Vendrello. Jam antaŭe informita pri nia vizito, la direktoro de tiu hotelo Natura Park *** atendadis nin, s-ro Gofredo Di Domenico. Ĉar li persone ne konis nin, ni sciigis lin la diversajn programerojn de la Semajno. Ĉio funkciis bonorde. Li gastigis nin. Sekve piede ni iris al Turisma Oficejo, kie oni donis al ni grandajn facilaĵojn por akiro de informaj dokumentoj pri Coma-ruga kaj ĉirkaŭaĵoj. Do, alvenis la momento reiri al stacidomo de la Vendrello, kien ni iris piede.
Jes, komenciĝis denove nia suferado pro la trajno-atendado. Proksimume je la sesa posttagmeze, ni envagoniĝis en trajno kies destino estis Barcelono. Sed kiam ni kontrolis ĝian itineron, ni konstatis, ke tiu trajno, ne trapasos la stacidomon Katalunujo. Do, jen kroma problemeto, do ni devas elsalti de la trajno en stacidomo de Sanktoj. Tie ni atendadis dum preskaŭ duonhoro. Eble mi devas aldoni, ke tiu situacio nur estis por s-ano Jakobo kaj mi, ĉar la aliaj du loĝas en Barcelono. Fine ni alvenis al la stacidomo de Placo de Katalunujo. Tie elvagoniĝis, mi pensas, ke ĉiuj loĝantoj de Barcelono, ĉar je tiuj pasejoj ĉe la kontrol-maŝinoj estis vera lavango de personoj. Sendube ili jam estas alkutimiĝintaj al tiuj kuradoj ene de la stacidomo, ĉar neniu protestis.
Sed, ni havis plian problemeton, ĉar por trafi la trajnon ironta al Sabadell, ni devis trapasi kontrolon, kie troviĝas kelkaj funkciuloj de RENFE. Ni devis montri niajn biletojn por iri, kiel dirite al Sabadell, biletoj, kiujn apenaŭ ili rigardis pro la amaso de personoj. Nepre, mi devas aldoni, ke jam en Sankta Vincento aliĝis al ni virino, akompanata de hundeto, ofte portata en ŝiaj brakoj, ofte ligita al tiu speciala rimeno, por promenigi la hundojn. Tiu virino estis vere emabarasita kaj ŝi ne sciis kion fari, nek kien iri, do ni devis agadi kiel gvidantoj, tasko ne facila. Nepre, mi devas aldoni, ke la nuna stacidomo de Sanktoj, post ĝia reformo okaze de la trajno AVE, estas vera laberinto, precipe por tiuj personoj, kiuj troviĝas tie je unuafoje. Do, ni atendis trajnon, kiu kunportos nin al stacidomo Arko de Triumfo kaj de tie ni devis uzi denove tramoon por iri la stacidomo de Sankta Andreo kaj en ĉi tiu stacidomo atendi trajnon “la lastan” por alveni al Sabadell.
Mi devas klarigi, ke niaj biletoj estis por aliro kaj reveno, sed en Sankta Vincento ili estis nuligitaj, kaj kun la biletoj nuligitaj (ne prave) ni alvenis al Sabadell per trajno, kiu iras al Manresa. Tiu aludita s-rino vojaĝis ĉiam kun bileto ne validigita sed neniu kontrolis ŝin.
Noto: Mi ne scias, ĉu miaj kolegoj koleros pro la esperantigo, kiun mi faris pri iliaj nomoj kaj familiaj nomoj.
Ludoviko Montpintulo
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
VIERNES, 16 ABRIL 2010
[BILDO p.4 | 6,6,21,26] Portreta foto de maljuna viro kun okulvitroj, en malhela vesto.
[BILDO p.4 | 28,4,42,11] Nigra kruco super la nekrologa anonco.
P. Manuel Casanoves i Casals
Missioner Claretià. Primer president d’Amnesty International a Espanya i de l’Associació Catalana d’Esperanto
Ha mort cristianament a Barcelona, a l’edat de 82 anys. Els Missioners Claretians de Catalunya, la seva germana, Pilar i familiars us inviten a l’eucaristia exequial que tindrà lloc a l’església del Cor de Maria (Pare Claret, 47, Barcelona), avui divendres, 16 d’abril, a les 16 hores.
NEKROLOGOJ
P. Manuel Casanoves i Casals, klaretana pastro, unua prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio kaj fondinto en nia lando de “Amnesty International”, forpasis la 15-an de la pasinta monato de Aprilo, en Barcelono, 82 jaraĝa.
Elstara esperantisto de multaj jaroj, li ĉiam aktive partoprenis en katalunaj eventoj, tiel la Barcelono-provinco Esperanta Renkontiĝoj, kiel la Hispana Esperanto-Kongresoj. En tiuj renkontiĝoj kaj en kelkaj kongresoj, li zorgis pri la diservo, flue prelegante ĉiam en nia internacia lingvo, kiun plene regis, rekomendis kaj propagandis.
La 15-an de Julio 1978, estis la unua Asembleo de “Amnesty International”, en Barcelono, kie li estis elektita kiel la unua prezidanto en Hispanujo de tiu organizo. En la sama jaro kaj en urbo Tortosa, li festparoladis en la Internaciaj Floraj Ludoj, retrovataj post 42 jaroj, t.e. de 1936.
Nian kondolencon al liaj fratoj, fratino Pilar kaj aliaj familianoj. Ni ĉiam memoros lian sindonan agadmanieron kaj lian fervorecon en la disvastigado de nia lingvo. Pace ripozu lin!
Laŭ interreta informo ni sciis, ke ankaŭ en la sama monato de Aprilo, ni devas bedaŭri la forpason de pastro Jonás Castro Toledo, tre konata en la Esperanto-medioj. Kutime, pastro Jonás ĉeestis kaj kunlaboris en niaj hispanaj kongresoj, kie li gvidis la diservojn.
Ke li trovu pacan ripozon!
S. Torné i Grau
KAE-Informilo -7-
62-a IFEF KONGRESO
La 8an de majo 2010, dek esperantistoj de la fervojista grupo de Barcelono ekvojaĝis al Sofio, Bulgario por partopreni en la 62-a IFEF Kongreso. Ankaŭ vojaĝis 2 esperantistoj el Valencio.
En la salono de Centra Stacidomo, la 9a de majo okazis la Solena inaŭguro de la Kongreso. En la enirejo infanoj vestitaj en naciaj popolkostumoj bonvenigis la gastojn kaj donacis rozojn al ĉiuj enirintoj. La rozo estas la símbolo de la lando. Sekve infana ensemblo “Orguenite” prezentis popolajn dancojn.
La prezidantino de LKK Petra Aleksandrova bonvenigis ĉiujn en la salono. Ŝi memorigis ke la tago de la malfermo de la Kongreso koincidas kun la Tago de Eŭropo. Salutis la gastoj, inĝ. Milĉo Lambrev, ĝenerala direktoro de “Nacia Fervoja Kompanio”, Petar Todorov, prezidanto de Bulgara Esperanto Asocio, Veselka Kamburova, prezidantino de FISAIC-Bulgario.
Post eta paŭzo, salutis reprezentantoj de naciaj organizoj de IFEF: Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Ĉinio, Danio, Francio, Germanio, Hungario, Hispanio/Katalunio, Kroatio, Litovio, Nederlando, Norvegio, Pillando [?], Rumanio, kaj fine Bulgario, kiel gastiganta lando. Fine paroladis prezidanto de IFEF inĝ. Romano Bolognesi kaj komuna fotado.
Dum la kongreso estis diversaj fakaj kunvenoj pri rekonstruoj kaj modenigado de fervojlinioj en multaj landoj. Grava fervoja infrastrukturo en Bulgario por kunigi Okcidentan Eŭropon kun la proksima kaj malproksima Oriento.
Je distraj programoj ni ĝojis pri Nacia Vespero kaj Muzika vespero en Teatra Akademio prezentis la spektaklon “Lernejo por feliĉo”. Duontaga ekskurso tra Sofio, ni vizitis katedralon S.Aleksandar Nevski, Rusan preĝejon, Parlamento, arkeologiaj restaĵoj de la romia epoko. Dum la tuttaga ekskurso ni vojaĝis al urbo Vraca. Ni vizitis historian muzeon kaj groto Ledenika.
Prezentado de la urbo Liberec de Ĉeĥio kie okazos la venonta IFEF Kongreso de jaro 2011.
Eble pro la ekonomía krizo en tiu ĉi nur partoprenis 126 kongresanojn kaj 17 landojn.
Martí Guerrero i Cots
— bildo 5 —
KAE-Informilo -8-
MONATAJ BABILADOJ
Sidejo de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, dimanĉon la 18-an de la lasta Aprilo. Post la bonvenaj vortoj de la prezidanto, s-ano Salvador Aragaj al la 25 gepartoprenantoj, prenis la podion s-ano Luis Hernández, el Valladolido, kiu prezentis la CD-n eldonitan de Universitato el Valladolido, fakultato de “traducción e interpretación” el Soria, pri “Esperanto kaj tradukado – utopio kaj realeco”. Poste prelegis d-rino Rafaela Urueña, kiu detale klarigis al ni pri la enhavo de tiu CD; Fakte, ĝin entenas la laboron kaj temojn prezentitajn ene de doktoriga kurso sub la hispanlingva rubriko “traducción y comunación intercultural”, kiu mastris la katedra-profesoron, s-ro Juan Miguel Zarandona; tiu kurso disvolviĝis dum du labordaŭro kun la ĉeesto de 13 gepartoprenantoj. Entute, tiuj raportoj atingis 279 paĝojn, precipe kastilingve verkitaj kaj nur aldono de Esperanto-specimenoj, kaj poste ĝi estis eldonita en tiu CD, kiu estas la numero 16-a en la kolekto de elektronikaj libroj de la Deputitaro el Soria.
En tiu disko kaj kiel unu el la laboro de tiu doktoriga kurso, oni povas legi pri la “Rolo de Esperanto en la defendo de la lingvistika diverseco”, kiu aŭtoris doktorino Rafaela Urueña.
Sekvis viglan diskuton, afablan bufedo-inviton de BEC kaj amika tagmanĝo en apuda restoracio. Nian ŝuldosenton al la organizanto s-ano Aragaj.
GRUPO AŬRORO. BARCELONO. En sidejo de tiu grupo, “La Formiga Martinenca”, dimanĉon la 23-an de Majo. Temo: “LA GEORGISMO – alia ekonomika sistemo”.
Fakte, la komenco ne estis kiel niaj kutimaj babiladoj, ĉar estis prelego de nia kara samideano Martí Guerrero i Cots, fakulo en tiu sistemo, kreita de usonano Henry George je la jaro 1880-a. La prelego okaziĝis en nia internacia lingvo kaj ĉeestis preskaŭ tridek gepartoprenantoj, do, bonega partopreno. Je la fino, aperis kelkajn demandojn sed la ne sufiĉa scio de la demandantoj pri tiu temo, samtempe ne alpòrtis la sufiĉan brilan konkludon, ke la strebo de la preleganto meritis.
Dum la interveno, s-ano Guerrero memoris al ni opiniojn de Leon Tolstoi, kiu parolis favore pri “Georgismo” en sia verko “Resurekcio”. Aliaj nomoj menciitaj estis Bernard Show aŭ la nuna fama monda ekonomisto Galbraith, ĉiuj favoraj al tiu sistemo.
Ĝia “novaĵo” -ni enmetas citilojn al tiu vorto, ĉar devenis de pli ol cent jaroj- estas, ke la tuta ekonomio funkcias kun ununura imposto sur la plialtigo de la valoro de la tero kaj la malapero de la aliaj impostoj, kiuj nunatempe taksas sur la laboro, varoj, kapitaloj, interesoj, konstruaĵoj, gajnoj de entreprenoj kaj ĉiuj aliaj, kiuj oni povas pensi aŭ imagi.
KAE-Informilo -9-
En tiuj nunaj tempoj, kiam oni nur aŭdas paroli pri la nesolvebla situacio de granda parto de la mondaj registaroj, oni ne povas nei ĝian taŭgecon, maksimume kiam la preleganto asertis la tutan plenan funkciadon de tiu ekonomika sistemo en parto de Nova Zelando, Aŭstralio (64 procento), Manjtova (Kanado), ŝtato Pensilvania (Usono) kaj Sudafrika Unio. La raportanto bedaŭras ne memorigi la precizan procenton de uzado en tiuj kaj eble aliaj partoj el la mondo.
Sendube grava, gravega afero, kies nekomprenebla ankoraŭ nedisvastigo en la tuta mondo oni ne kapablas malkovri.
Sub la gvido kaj afabla invito de s-anino Adela Gomila kaj antaŭ la frata tagmanĝo, oni regalis nin per abunda bufedo. Koran dankon!
VEGETARANA CENTRO DELTELL. Valldoreix, la 20an de Junio, dimanĉon. La kutima ordo de niaj babiladoj, kiel la lasta de monato Majo en Grupo Aŭroro, el Barcelona, denove ŝanĝis. Ĉar la kunveno komencis kun la projekcio de filmo.
Oni prezentis DVD-n, filmon pri Tenerife, Kanariaj Insuloj; en tiu filmo oni konstatis la belecon de la naturo en tiu insulo, kune kun ĝia arto, muziko, botaniko kaj la famaj karnavalaj festoj. Geparolantoj kaj simpatiantoj de nia lingvo, 18 homoj proksimume.
La kunveno kunigís geĉeestantoj proksimaj al la pure naturaj manĝaĵoj kaj, kaj post vigla interŝanĝado da opinioj, kiel kutime, finiĝis kun vegetara tagmanĝo.
S. Torné
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
18-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO de la KULTURO kaj TURISMO
Sub aŭspicio de Hispana Esperanto-Muzeo
COMA-RUGA (Tarragona) 2 ĝis 9 Oktobro 2010
Inf.: luis_serrano@mixmail.com
http://personales.ya.com/semajno
*************
Kiu materialoj oni uzas por fari la uson-dolaroj? Kvankam ŝajnas ĝin faritaj el papero, tiuj mon-biletoj estas faritaj de miksaĵo el kotono kaj lino kune kun ruĝaj kaj bluaj fibroj, kiuj tro malfaciligas ĝian falsadon.
***************************************************************************
— bildo 6 —
KAE-Informilo -10-
ION EL ĈIO
BARCELONO. STRATO SANTS. Okaze de foiro “FIRENTITATS”, dum la tuta tago de la pasinta 5-a de Junio, niaj geamikoj de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO, partoprenis -kune kun aliaj 116 budoj apartenantaj al la plej diversaj kulturaj organizaĵoj- pere de elstara budo disvastigante la nomon de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO.
Dum la tuta tago, tie oni informis pri nia internacia lingvo kaj, samtempe, propagandis -ankaŭ pere de la foira laŭtparolilo)- de la 18-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO, okazonta en Coma-ruga de la 2-a ĝis la 9-a de Oktobro.
AMIKA-2. Laŭ interretaj informoj,jam aperis la nova Amika-2, la dua eldono de la taŭga vortaro verkita de s-ano Miguel Gutiérrez Adúriz “ESPAÑOL/ESPERANTO, ESPERANTO/HISPANA”. Tiu dua eldono (1) estas 472 paĝa kaj ĝi enhavas centojn da novaj vortoj kaj multajn novajn sencojn al la jam ekzistantaj en la antaŭa eldono.
(1) Fakte, se oni enmetas en tiuj eldonaĵoj, la por ni unua, t.e. “Vortaro 2002”, de la sama aŭtoro kaj tre simila, tiu nuna eldonaĵo povus esti la tria; do, grandan sukceson de la verko de s-ano Gutiérrez Aduriz.
SVETLANA POGORELAJA. Ĝojegis nin ricevi informojn pri novaĵoj, kiuj venis el Ukrainio. S-anino Svetlana Pogorelaja starigis fakultaton en “Universitato de la Tria Aĝo”, en urbo Kijivo, pro la instruado de nia internacia lingvo al la personoj de la tiel nomata”tria aĝo”.
Ĉar la Rektoro de tiu Universitato, kiu antaŭe sciis nenion pri Esperanto, ŝatus ricevi pruvojn, ke nia lingvo estas vaste uzata en la mondo, bonvolu sendi pere de e-majlo mallongan gratulleteron al:
kaj, samtempe, en la sama elektronika letero skribu la saman tekston en via nacia lingvo kun indiko de via urbo kaj lando. Do, karaj gelegantoj, helpu al nia agema amikino Svetlana. Dankon!
ĈINA UNIVERSITATO BAIYUN. La 7-an de la pasinta monato Majo, en la ĉina urbo Kantono, okazis la inaŭguro de kurso de Esperanto, en Universitato Baiyun.
Dum la malferma ceremonio oni lautlegis, far du gestudentoj, la salutmesaĝojn de landaj kaj internaciaj E-organizaĵoj. Partoprenis krom la studentaro kelkaj lokaj esperantistoj kaj reprezentantoj de la Universitato Baiyun. Mallongajn prelegojn faris s-ro Petro Ye, (Vizprezidanto de la Esperanta Asocio de Kantono); s-ro Augusto Casquero, (hispana esperantisto) kaj d-ro Dao Ŝengqiao (ankaŭ profesoro de tiu universitato, organizanto de la kurso, kaj ties instruisto.
La tuta ceremonio estis kortuŝiga kaj la ĉeestantoj kaj gelernantoj montris grandan entuziasmon lerni la internacian lingvon.
KAE-Informilo -11-
BARCELONA ESPERANTO-CENTRO. Tiu Asocio kreis interretan blogon nomata “ESPERANTO KOMUNIKILO BARCELONO”. La intenco estas doni al la interesata geesperantistaro oportunajn informojn pri la aktiveco de tiu agema E-klubo. Adresu vin al:
http://esperantokomunikilobarcelono.blogspot.com
Kaj se vi deziras ricevi, ankaŭ rete, ĝeneralan Informilon de Barcelona Esperanto-Centro, en “pdf”, legebla helpe de senpagaj komputilaj programoj kiel, ekz, Adobe Reader, sendu retpoŝtan peton al:
HUMPHREY TONKIN. Okaze de la 70-a datreveno de la plej elstara esperantisto, UEA eldonis la verkon: “LA ARTO LABORI KUNE”. La verko, de 901 paĝoj, estas kolekto de artikoloj de 106 aŭtoroj pri lingvopolitikaj, interlingvistikaj, esperantologiaj, historiaj, movadaj, literaturaj kaj strategiaj temoj kaj rememoroj. Festa pinta eldona omaĝo al la pinta aganto.
Neniam antaŭe, UEA eldonis alian verkon kun tiom da paĝoj. Redaktis Detlev Blanke kaj Ulrich Lins.
INTERNACIA STUDUMO pri TURISMO kaj KULTURO. Aktualaj studeblecoj oni povas ricevi de tiu Klerigejo, en Bydgoszcz, Polando.
Tie, oni trovas Klerigejo funkcianta en nia internacia lingvo, ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en la menciita urbo (n-ro 232/94) kaj ĉe Urbestro de tiu urbo. Petu pli da informoj al: esperanto-turismo@wp.pl
Torné
**********************
ATENTIGU pri REABONOJ:
Nia bulteno KAE-Informilo 10 eŭroj (familia jarabono 12 eŭroj) Bonvolu legi en paĝo 12-a kiamaniere pagi. Dankon por via helpo!
******************************************
++++++++++++++++++++++++++++++++++++
MEKSIKO. La unuaj maizaj omletoj, pri kiuj ni sciis, estis trovitaj en Oaxaca (Meksiko) en la jaro 500 aK. En tiu tempo, oni kuiris ĝin sur argilaj rosto-platoj kaj tiuj omletoj aspektas kaj saporas kiel la nunaj.
***************************************************************************
Dua epoko, n-ro 72, oktobro-decembro 2010

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 72, oktobro-decembro 2010.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,99,33] Kapemblemo de la bulteno en kadro kun rondigitaj anguloj: grandaj literoj «K», «A», «E» inter kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
Nº 72/dua epoko/dudekkvara aperjaro/OKT-DEC 2010
[BILDO p.1 | 55,36,98,76] Foto: kvin personoj sidantaj ĉirkaŭ tablo en oficejo de la urbodomo; sur la tablo paperoj, fotoj kaj pladoj.
18-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO de la KULTURO kaj TURISMO okazonta en monato Oktobro 2010, en Coma-ruga (Tarragona) Anticipa kunveneto en Urbodomo el Vendrell. De maldekstre: L. Serrano, S. Torné, urba sekretariino Olga Olivé, urbestro s-ro Benet Jané Palau kaj S. Aragay. (Foto: Francesc Mas)
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
69-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO
Santiago de Compostela
(je la 2-a ĝis la 5-a de Julio 2010)
Ĉar neniu el nia KAE-anoj (laŭ nia scio) ĉeestis al tiu nacia kongreso, ni povas informi al niaj gelegantoj dank’ al la komentoj kiuj afable enmanigis nin s-anino LUPE SANZ. Koran dankon!
Malgraŭ la senhelpo de HEF al la LKK, la manko da informoj en la paĝaro, la pluvo de la unua tago, la amaso da pilgrimantoj en la urbo, la senflaga kongresejo, kelkaj el la prelegoj en galega lingvo, la longa nokta promenado tra la urbo por atingi trinkejojn por preskaŭ 20 gekongresanoj, la manko de prelego de A. Valén…malgraŭ ĉi-tio…estis por mi unu el la plej bonaj hispanaj kongresoj kiujn mi partoprenis. Dankon al LKK kaj al Lourenzo kiel prezidanto.
La kongresejo estis bela salono kaj la afiŝoj anoncante nian kongreson estis algluitaj en diversaj lokoj de Santiago…eĉ en la enirpordo de la katedralo. Ángel faris belegan kaj profesian desegnon.
Ni kunvenis pli ol 50 esperantistoj, multaj el ili junaj ekstremaduraj gelernantoj de Kani, kaj ankaŭ eksterlandanoj, germanaj geedzoj kiuj antaŭ la kongreso faris la jakoban anglan vojon.
Elvira, kasistino de la LKK, deĵoris en la kongres-budo kie disdonis, kune kun abundaj dokumentoj, belegan T-ĉemizon kaj dorsosakon.
En mia menso restos la inaŭgura prelego farita de Xesús Alonso Montero, galega historiisto pri esperanto kvankam ne parolas ĝin, la akcepto en la urbodomo kaj la foto en la balkono sur la Placo de Obradoiro, la vizito al la domo-muzeo de Rosalia de Castro kun paroloj de la direktorino kiu dediĉis sian artikolon de “El Correo gallego” al esperanto, la ekskurso tra la rio de Aurosa kun abunda bankedo de mituloj kaj vino, la vizito al la urbo gvidata tre amuze, en galega lingvo, de Gualteria Muiños kiu la sekvan tagon prelegis pri la “malbonaj” virinoj en la ikonografio de la katedralo. Kaj ankaŭ mi rememoros la viziton al la tegmentoj de la katedralo kiun mi faris kun aliaj kongresanoj jam private kaj post la kongreso.
—>>>>>
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-
Ni faris malgrandan pilgrimadon tra parto de la jakoba vojo ĝis la katedralo, kie ni povis vidi kiel funkcias la “botafumeiro” kaj kie okazis meso en esperanto en unu el la ĉapeloj, feliĉe la movado rekaptis en Valencia al Pastro Ángel. La kultura programo inkludis viziton al Muzeo de la Galega Popolo, komentita de Suso en esperanto same kiel en la Pilgrima Muzeo. En la hispana oni montris la Muzeon pri Naturaj Sciencoj kaj ekspozicion pri pentraĵoj.
Mi sekvis kurseton pri la galega lingvo gvidata de Valentín, kiu estis tre interesa por mi, dum aliaj kongresanoj partoprenis en kurso de esperanto.
La LKK programis kunajn manĝojn en malmultekostaj kaj bonaj manĝejoj kiuj multe plaĉis al la gekongresanoj. Dum la adiaŭa vespero la gekongresanoj partoprenis en brul-brandon (queimada) en tre agrabla etoso kun desorĉo en esperanto.
La fermo, krom la vortoj de la prezidanto de LKK, inkludis komentojn de partoprenantoj kiuj multe laŭdis la organizadon kaj gratulis al LKK pro la bonega laboro farita.
Mi pensas ke tiu-ĉi kongreso povas esti la komenco de nova modelo por fari niajn kongresojn pli allogaj por niaj amikoj ne-esperantistoj kiuj povas vojaĝi kun ni al esperantaj eventoj.
Kaj por fini mi rakontas anekdoton: en la katedralo, en la tombejo de Sankta Jakobo, la plej sankta loko ekde mezepoko, estas komputil-ekrano plena de kandeloj kaj sube diras: bv ne lasi monon; sendu SMS kun “Santiago01” al la numero 25000…ĝis kie ni atingos?
Lupe Sanz
MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO 2011-a
26-an de Februaro ĝis la 5-a de Marto
AGAY, Francujo, (apud lazura mediteranea maro kaj sennuba ĉielo)
Esperanto-prelegoj, kantoj, skeĉoj, ktp. Liberaj posttagmezoj por viziti: Frejus, St Raphael, Nice kaj aliaj urboj aŭ lokoj. Samtempe kursoj de Esperanto, je tri niveloj kun elstaraj kursgvidantoj: Stano Marĉek (slovako), Augusto Casquero (hispano) kaj Spomenka Ŝtimec (kroatino). Informoj kaj aliĝoj ĉe:
Monique Prezioso 92 allée des Harquis FR 83700 SAINT RAPHAEL /fRANCUJO prezmoni@hotmail.com tel. 0033 (0)4 94830688
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
95-a UNIVERSALA KONGRESO en HAVANO (KUBO)
La 95-a U.K. okazis en Havano, de la 17 ĝis la 24-a de Julio, en la “Palaco de la Kongresoj” perfekte ekipita por akcepti tian grandan manifestacion.
U.E-A. registris 1002 personojn el 61 ŝtatoj. La nombro de la partoprenintoj estas iomete malpli pro la forpasoj kaj la forlasoj de kelkaj gesamideanoj, antaŭ la 17-a/7/2010.
Sur la bazo de la konataj kaj oficialaj informoj, estas eble precizigi la jenon:
- Kvin unuaj naciaj delegacioj (ekde 70 personoj):
Kubo 18,23 % Francio 11,33 % Japanio 8,34 % Brazilo kaj Germanio 7,42 %
- Dispartigo laŭ la kontinentoj:
Afriko 0’4 % Amerikoj 34,1 % Azio 12,3 % Eŭropo 51,8 % Oceanio 1,4 %
- Ensemblo “Amerikoj” (interna %):
Nordo 17,5 % Centro 56,2 % Sudo 26,3 %
—>>>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo – 5-
La temo de la Kongreso estis “interproksimigo de la kulturo”, laŭ la demando de Unuiĝintaj Nacioj por la jaro 2010.
Tiurilate,ĉu hazardo, ĉu elekto-volo, Kubo konsistigas adekvatan lokon por tiu temo. Efektive, en tiu granda insulo kunekzistas homo-grupoj de pluraj devenoj havante malsimilajn morojn, kulturojn kaj kredojn, sed dezirante harmonie kunvivi (Indianidoj, Eŭropanidoj -precipe Hispanidoj-, Afrikanidoj, Azianidoj, mulatoj, mestizoj…)
Ĉi-poste ni ekzamenu la diversajn aktivaĵojn de la Kongreso.
A – Malfermo (solena inaŭguro).
Ĝi okazis dimanĉe, la 18-an de Julio, laŭ la kutima protokolo,en la salono Zamenhof.
Sur la podio sidis la Vic-Ministro de la Kulturo, reprezentante la kuban registaron, inter la oficialuloj de la esperantista tutmonda movado.
En la honoraj seĝoj de la publiko sidis kelkaj diplomatoj en posteno en Kubo.
B – Disvolvigo de la Kongreso.
Kiel kutime, la kongreso-popolo havis je sia dispono ĉiujn konferencojn, kunsidojn kaj aktivaĵojn kiujn la fekunda homa spirito povis imagi por allogi la gesamideanojn al la amika, instrua, kolega kaj distra fontoj kiuj ĉiam konsistigas la kongresan esperantistan vivon.
Tamen, krom la profesiaj aŭ samopiniaj kunsidoj, estas nepre necese distingi la sekvantajn fazojn kiuj ilustris la fortajn momentojn de tiu jara tutmonda Kongreso, tiel estas:
- La 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato (IKU) kiu konsistis -sine de la Kongreso- el nombraj prelegoj pri la kongreso-temo kaj aliaj kulturaj temoj, kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).
Ĉiuj prelegantoj estas talentaj homoj bone konataj de la esperantistaro. Tiu raporteto estante destinata al la bulteno eldonota en Hispanio, estas oportune signali, inter tiuj prelegoj, la notindan kaj aprezatan partoprenon de S-ino Rafaela URUEÑA ALVAREZ, profesorino (Doktorino) pri internacia juro kaj internaciaj rilatoj en la Universitato de Valladolid. Ŝi honorigas la hispanan esperantan movadon kies ŝi estis Prezidantino de 1978 ĝis 1984.
—>>>>>
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
<<<<<—
La priprofundigo de la homara sciado dank’ al multaj prelegoj, konferencoj, prezentoj, simpozioj rilate la ĉiutagan vivon de la popolo, iliajn dezirojn, iliajn timojn, permesante kompreni kaj kapti la malsimilajn facetojn de ilia personeco.
La esperantologio. Pliperfektigo de la lingvo-praktiko, Ekzamenoj, Konkursoj (oratora, arto, literaturo,ktp).
La spektakloj:
nacia vespero,
internacia koruso,
internacia arta vespero,
teatraĵoj kaj kantoj.
Plie, tre gratulinda estis la kreado de “Kabaredo” kiu, pottagmeze, regule prezentis al la geaŭskultintoj la magian kuban etoson por dancoj kaj muziko de folkloraj arioj (hispane kaj esperante).
La ekskursoj: Kiuj ĉiuj bone okazis por la plezuro de la gepartoprenintoj.
Konklude estas grave substreki, ke:
- Ĉiu U.K. estas la pruvo, ke la movado estas vivanta kaj estas ĉiam la plej granda jara evento en Esperantio. La partopreno de ĉiuj tendencoj de la esperantistaro estas necesega.
- La Loka Kongresa Komitato (LKK) kaj siaj gekunlaborantoj plenumas ĉiam preman, pezegan taskon necesigante la partoprenon de pluraj dekoj da sindonemaj samideanoj.
- La kuba esperanta movado ŝajnas vigla, gaja, aktiva kaj muzikema laŭ la bildo de sia gastema popolo kiu normale aspiras al feliĉe vivi en la komunumo de la nacioj.
La 26-an de Aŭgusto 2010.
Rolland ACCOMIATO
45 milojn da vortoj povas esti skribitaj kun la grafitaĵo de unu krajono. Laŭ statistikoj, la krajonoj estas multe pli daŭreblaj ol la bulkrajonoj aŭ felt-skribiloj. La fakto estas, ke se ni pentras rektan linion ĝis la tuta elĉerpigo de ĝia grafitaĵo, tiu linio atingos 56 kilometrojn!
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-
FIKCIOJ EKSTEREN
Ĉar “Institut Ramon Llull”, subtenas la eldonistojn, kiuj tradukas katalunlingvajn beletraĵojn al aliaj lingvoj, en Palaco Moja, Portaferrisa n-ro 1, Barcelono, oni povis viziti ekspozicion, -de la 9-a de Aprilo ĝis la 13-a de Junio-, de 101 verkoj, originale verkitaj katalunlingve kaj poste tradukitaj al la lingvoj kiuj estis menciitaj apud la libro.
Inter ili, oni trovis tri verkojn legeblajn en nia internacia lingvo.
SOLITUD (Soleco). Victor Català. Lingvoj: Germana, Angla, Hispana, Esperanto, Franca, Rumana kaj Ĉeĥa.
TERRA BAIXA (Malalta tero). Angel Guimerà. Lingvoj: Germana, Angla, Hispana, Esperanto, Franca, Rusa, Serba, Sicilia, Sveda, Ĉeĥa, Hebrea, Hungara, Itala, Nederlanda kaj Portugala.
CIVILITZATS, TANMATEIX (Tamen civilizitaj). Carles Soldevila. Lingvoj: Hispana, Esperanto, Franca kaj Itala.
Je la finaj paĝoj de la katalogo de tiu ekspozicio, onis trovis liston de aliaj aŭtoroj kun verkoj ankaŭ tradukitaj, kiuj bedaŭrinde oni ne trovis en la ekspozicio. Inter ili, ni legis la nomon de Manuel de Seabra kaj Abel Montagut, ambaŭ sufiĉe konataj en nia komunumo.
SaTor
Kiu estas la kompanio plej olda el la mondo? La plej olda, probable, estas la japana hotelo RYOKAN HOSI, kiu estis fondita je la jaro 717; hodiaŭ ĝin daŭrigas kun la sama okupo kaj la sama nomo. Kaj kiu estas la plej olda en Hispanujo? La kooperativo “Casa de Ganaderos de Zaragoza” (Domo de Brutar-bredistoj el Zaragoza), fondita en 1218 -tio estas, preskaŭ 800 jaroj antaŭe- kaj ĉiam dediĉita al la vendado de ŝafidoj.
Oni povas legi 240 vortoj po minuto, t.e. kvar vortoj po sekundo, kvankam oni povas multe pliampleksigi tiun nombron, se oni legas tekstojn pli/malpli konataj.
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
KAE – Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etajo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
NACIA LOTUMADO
Ne forgesu tiun konsilon kaj nepre aĉetu
“KRISTNASKO-LOTERIO”-n
kompreneble niaj KAE-slipoj de la numero
-38381-
lotumota la 22-an de Decembro 2010
(Kosto de la slipo, nur 2,50 eŭrojn; plu 0,50 kiel donaco por niaj Asocio-elspezoj).
Dankon kaj fortuno!
— bildo 5 —
KAE-Informilo —8—
AŬTOMATA TRADUKMAŜINO
En la reto oni povas legi novajon disenditan pere de: zlatko.tisijar@siol.net (notu kaj ne forgesu tiun adreson) kiun ni transskribas laŭlitere:
Estimataj! La vere admirinda laboro de s-ro Lutermano kaj la diskuto de ĉi tie memorigis min plian fojon pri alia admirinda kazo, pri kiu evidente ne multaj respondeculoj konscias. Temas pri kreo de aŭtomata tradukmaŝino far malgranda dana entrepreno kadre de kiu sinjoro Eckhard Bick produktis tradukmaŝinon en ege alta kvalito (laŭ mia tasko plurople [?] pli bona ol iu ajn antaŭa) inter la angla kaj Esperanto. La specifa celo estis traduki aŭtomate la tutan anglalingvan vikipedion al Esperanto kaj ĝi jam tion faras. Ĝis nun estis tradukitaj 800.000 artikoloj. Kontrolu mem, la tradukoj havas tian altan tradukkvaliton ke apenaŭ eblas trovi frazon kun tiaj eraroj kiuj malebligus la komprenon. Kiam la maŝino tradukos ĉiujn 3,3 milionojn da artikoloj la vikipedio en Esperanto estus same granda kiel la angla kaj se oni aldonas la 130.000 artikolojn ĝis nun tradukitajn en la E-a vikipedio, tiam ĝi estus la plej granda en la mondo. Kondiĉe ke la homoj kiuj ĉefe gvidas kaj administras la E-an vikipedion konsentu ke la rezulto de WikiTrans eniru la E-an vikipedion. Imagu la prestiĝon kiun ni gajnus! Mi klopodis iniciati diskuton pri tio kun vikipedistoj kiuj administras la E-an vikipedion, sed neniu reagas. Sinjoro Bick akceptas senkondiĉe. Ĉu Scienca fako de UEA kaj la Akademio ne devus iom ekinteresiĝi pri la afero? Zlatko.
Piede de tiu retmesaĝo oni ankaŭ povas legi opiniojn diversajn. Inter ili, de la agema esperantisto s-ano José Antonio Vergara joseantonio.vergara@gmail.com, kiu, cele al la starigo de realisma diskuto kaj ekagado pri la afero, alportas ekzemplon de la mirinda kazo Lutermano kaj “LE MONDE DIPLOMATIQUE”, tute escepta en Esperantujo, ĉar la
KAE-Informilo —9—
tradukkapablo de Lutermano estas vere impresa, eble preternormala.
Kaj ni finas nur petante al ĉiuj, la disvastigado de tiu gravega laboro [?] kaj samtempe, la instigado al UEA, Akademio aŭ aliaj institucioj ligataj al nia [?] ideo de lingvo internacia, por atingi la tutan sukceson de la ideo de s-ano Eckhard [?] Bick.
Red. T.
********************************************************
Niaj najbaroj
Via skribo estas latina, viaj ciferoj estas arabaj, via demokratio estas greka, via aŭtomobilo estas germana, via stereofona instalaĵo estas japana, via kafo estas brazila, via pico estas itala, via sankta Nikolao estas turka, viaj ferioj estas hispanaj, via vino estas franca, via fromaĝo estas holanda, via sportdisendilo estas angla, via amata restaŭracio estas tajlanda, via kokakolao estas usona, via tapiŝo estas persa, via Kristo estas juda, viaj sonĝoj estas ekzotikaj. Nur via najbaro estas fremdulo…
Sendis: Kristine Fossevall Malmö / Svedujo
— bildo 6 —
KAE-Informilo —10—
SATO – MALSATO
Montras al ni tiun malfeliĉon la historio, niaj prauloj jam suferis pro tiu neceso, ĉiam estis por la homaro grandega defio, iuj diras, kulpo de aŭtoritata eksceso.
Ĉiu homo havas rajton al bona nutrigado, sed jen la socio, kun siaj reguloj nebonaj, de miloj da jaroj ekzistas tiu misagado, tiusence inter homoj, rilatoj ne frukdonaj.
La naturo jam donas abunde siajn produktojn, riĉeco kaj malriĉeco, jen la ĉefa problemo, jam malsatantoj hodiaŭ metitaj en reduktojn, hodiaŭ kaj ĉiam la riĉeco estis emblemo.
Dume iuj manĝas abunde ĝis ventro-kreviĝo, tiel estas en la mondo nuna situacio, aliaj mortas malsate en plena konsterniĝo, terure ne manĝi ĝis kompleta satisfakcio,
Devige forlasi la landon pro troa malsato, trairante vojojn, ĉiam en vivrisko konstanta, kaj informiĝi pri vivperdo de kara amato, adiaŭ, mia kara, revenu filo amanta.
Alveni en fremdan landon, sen iu konatulo, longtempe vivi kaŝite sen apenaŭ espero, kaj atendante laboron, eĉ kiel servutulo, por survivi tre ofte en la plej granda mizero.
Tamburas nia socio pri moralaj valoroj, tamen ĝi konstante kreas siajn proprajn viktimojn, por multaj homoj ne estas valoroj, sed doloroj, nur privilegiuloj, daŭrigas tiujn kutimojn.
Paroli pri justeco, mokado por malsatanto, stomako malplena ne komprenas filozofion, ĉar li unike povas diri, jen la mensoganto, promesoj neniam manĝigas lian familion.
Kaj la socio fanfaronas pri la fama borso, malsatanto, fakte nenio scias pri kotizoj, nur komprenas, iuj homoj vivas sur mia dorso, ili parolantaj pri la eventualaj krizoj.
Kiam evoluiĝos sufiĉe la homa menso, multaj jaroj, homo troviĝas en sama stadio, jen plimulto da homoj konstante, kun tiu penso, kaj ili tre ofte, senpripense kulpas al dio.
Naskigi idojn, por ilia morto pro malsato. tio ja estas kvazaŭ preni parton en mortigo, jes, levu vian kapon, solvo ne estas kompato, malsatanto, digna vivo estas via rajtigo.
En jarcento dudek unua, for ekspluatado, jes, de iuj homoj estu for ilia potenco, uzata ĉiam cele al profita sklavigado, jes, malsatanto konsultu al via konscienco.
Armeo de malsatantoj, ne ploru, unuiĝo, estas la nura solvo por savi al viaj idoj, en potenculaj kvereloj neniel enmiksiĝo, ĉar kompense al via helpo nur estos perfidoj.
Riĉulaj promesoj nenian plenigas stomakojn aliaj tempoj devas veni, nepre per la lukto, oni devas unuloke forigi tiujn mankojn, jes, al homa kunvivado, ne al trompiga kulto.
En la planedo Tero estas manĝaĵoj por ĉiuj, ankaŭ ĝi estas nesto de senkoraj avaruloj, ili naĝas en riĉeco, malsate mortas iuj, trista mondo, plena da senkoraj vantaj krimuloj.
Sato kaj malsato neniam estos en konkordo feliĉo kaj malfeliĉo dependas de la homo, riĉeco kaj malriĉeco, jen konstanta malordo, avareco kaj egoismo, la putrita pomo.
Luis Serrano Pérez
KAE-Informilo
CARAL
CARAL estas la plej malnova urbo sur la amerika kontinento. Ĝi situas en Peruo, je ĉ. 200 km norde de Lima kaj je 25 km landinternen fore de la Pacifika marbordo, en valo de Rio Supe. La aĝo de la tiama kulturo estis datite per kansako [?] je 4600 jaroj kaj tiel ĝi aĝas je 1000 jaroj pli ol la ĝis nun tiam konata plej malnova kulturo de la amerika kontinento, tiu de la olmekoj ĉe la Golfo de Meksiko. Tiel CARAL samaĝas ol la konataj kulturaj pracentroj de la homara civilizo: Mezopotamio, Egiptio, Hindio kaj Ĉinio.
La difino de la aĝo okazis en 2001 per radiokarbonaj metodoj el la kanosakoj [?], kiuj estis masonitaj en la konstruaĵon. Oni difinis la daton de 2627 aK. Tiel la urbo ekzistis en tiu epoko, kiam oni konstruis en Egiptio piramidojn.
CARAL mem okupas areon de ĉ. 60 hektaroj, la urbon limas ses piramidformaj holmoj, el kiuj la plej granda longas 160 m, larĝas 150 m kaj altas 18 m. Ĉe eniro inter la piramidoj troviĝas du monolitoj altaj je 3,5 m kaj el granito (dum granito ne troviĝas en la proksimo). La plej malgranda piramido longas 60 m, larĝas 45 m kaj altas 10 m.
Oni ne trovis ankoraŭ tie fortikitajn lokojn, defendajn kavojn, murojn kaj eĉ tombejon. Oni trovis nur du skeletojn de infanoj kaj kipuon. El la lasta fakto oni supozas, ke ĝi servis kiel antaŭulo de la Inkaa imperio.
La urbon verŝajne loĝis 3000 homoj,kiuj okupiĝis pri paca komercado.
La urbo senhomiĝis en ĉ. 1600 aK.
El Vikipedio
********************************************************
NIAJ BABILADOJ
Tiu aŭtuno niaj babiladoj alvenis akurate; ĉar la dimanĉon 19-an de Septembro (ankoraŭ somero) nia agema moderiganto s-ano Serrano alvokis nin ĉe Grupo Aŭroro (Formiga Martinenca), el Barcelono.
Temo: “La futbalo”, tiu “granda teatro de nia vivo” aldonas la redaktisto de tiu artikoleto.
Kompreneble, la demandoj proponitaj sugestis la grandan interesiĝon de la civitanoj pro tiu sporto, la teamoj, la teorie kaŝitaj politikaj intencoj de la registaroj en tiu sporto, la alveno de famaj eksterlandaj futbolistoj, influo de tiu sporto en nia socio, skandalaj salajroj, rolo de la trejnistoj kaj aliaj.
Kiel kutime, la respondoj de la gepartoprenantaro vigle ne tute kongruis inter ili. Sed… precipe, oni konstatis ne grandan intereson en tiu aŭ aliaj sportoj, almenaŭ en parto de la ĉeestantoj.
Afabla invito al la antaŭtagmanĝo bufedo kaj komuna tagmanĝo kun agrabla etoso ne mankis.
S. Torné Grau
Dua epoko, n-ro 73, januaro-marto 2011

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 73, januaro-marto 2011.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 4,2,100,37] Kapemblemo de la bulteno en kadro kun duobla rando kaj rondigitaj anguloj: grandaj literoj «K», «A», «E» inter kvinpintaj steloj; supre «Kultura Asocio Esperantista», malsupre dekstre «Katalunujo»; vertikale maldekstre la subskribo «Kintana».
Kultura Asocio Esperantista — KAE — Katalunujo
N-ro 73 dua epoko/dudekkvina aperjaro/JAN-MAR 2011
[BILDO p.1 | 1,37,100,88] Fotografaĵo de la inaŭguro: ses viroj sidantaj ĉe prezida tablo kun florbukedo; malantaŭe granda nigra standardo kun verda stelo kaj la tekstoj «COMA – RUGA», «18-a INTERNACIA ESPERANTO – SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO», «DE LA 2-a ĜIS LA 9-a DE OKTOBRO 2010», kaj flanke listo de la antaŭaj semajnoj kun jaroj kaj urboj.
18-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO de la KULTURO kaj TURISMO
Prezidanteco en ĝia inaŭguro; maldekstre/dekstren: G.C.Fighiera, Renato Corsetti, L. Serrano, vic-urbestro kaj skabeno pri regado s-ro Raül Buira Subirats, S. Aragaj kaj Santiago Torné.
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
[BILDO p.2 | 5,2,34,19] Kristnaska arbo kun ruĝa kvinpinta stelo supre kaj ornamaj globoj.
PACON, FELIĈON kaj BONEGAN JARON 2011
ni deziras al nia membraro
********************************************
18-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO
De la 2-a ĝis la 9-a de Oktobro 2010, Coma-ruga gastigis nin kiel gepartoprenantoj de tiu Internacia Esperanto-Semajno, al kiu ĉeestis 131 geamikoj de nia internacia lingvo el 11 landoj. La plej foraj venis el Suda Koreujo.
Sed unue, oni devas klarigi al kelkaj el niaj legantoj, ke la urbo Coma-ruga, bela apudstranda vilaĝo, kune kun aliaj urbetoj el la ĉirkaŭaĵo, formas la magistraton el Vendrell, kie oni trovas la urbodomon koncernantan.
La unuan tagon de tiu “Semajno”, 2-an de Oktobro, krom la komenco de la Esperanto-kurso gvidata de profesoro Stano Marĉek, ni dediĉis al la disdonado de dokumentoj kaj finiĝis kun la interkona vespero.
Dimanĉon la 3-an, estis la solena inaŭguro, kiun prezidis s-ro Raül Buira Subirats, vic-urbestro kaj skabeno pri regado, kiu nome de la urbestro l Vendrell katalunlingve salutis la geĉeestantaron; de la vortoj de la prelego de s-ano Luis Serrano konvenas substreki, ke nia “Semajno” povas prosperi aŭ malprosperi jaron post jaro, sed oni devas nek konsideri nek pensi, ke tio estas kongreso, ĉar ĝi estas nur jara kunveno de geamikoj, tute simple.
S-ano Renato Corsetti prenis la podion kaj dediĉis veran festparoladon al la aŭskultantaro; post laŭdindaj vortoj por la organizantoj kaj, eble kiel daŭrigo al la vortoj de s-ano Serrano, emfazis la mankon de kongresa temo kaj rakontis personan anekdoton de kiam li kiel profesoro en Romo-universitato, telefoni respondis kaj parolis esperantlingve kun sia alvokanto kaj iu demandis lin: kiu estas tiu lingvo de vi uzata? Kiam li respondis “Esperanto” la alia diris: “ne povas esti, tiu lingvo ne ekzistas”. Pruvo de preskaŭ neakceptebla senscio.
Kun lia kutima simpatia mieno estis Gian Karlo Fighiera, kiu prelegis la lastan en tiu solena inaŭguro. Unue memoris al ni, ke s-ano Corsetti prelegis kiel reprezentanto de la itala ĉefurbo Romo kaj ke li parolis kiel reprezentanto de Torino, ĉefurbo el la mondo. Li daŭrigis kun la aserto, ke ĉiufoje kiam li revenas al Katalunujo estas same kiel li revenas hejmen, poste li pliampleksigis sian ideon memorante la grandegan kostojn de tradukado en internaciaj forumoj kaj aliaj temoj.
Fine, la organizantoj donis por la urbodomo-biblioteko ekzemplerojn de “Don Kihoto” kaj “Esperanto en Katalunujo”, ambaŭ esperantlingve. Tiu lasta, estis tiu
—>>>>>
— bildo 2 —
KAE-Informilo -3-
momente dediĉita por la aŭtoro s-ano Antonio Marco Botella, kutima ĉeestanto en la Internaciaj Semajnoj. S-ano Torné legis e-majlon kun gratulaj vortoj ricevitan de Pedro Hernández, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. S-ro Buira, nome de la urbestro, deklaris inaŭgurata la Semajno kaj sekvis komunan fotografadon.
De tiu “Semajno” elstaris la prelegantojn; dimanĉon vespere, estis s-ano Fighiera kiu amplekse rakontis al ni pri la itala fama verkisto Giovanni Boccacio, kun la titolo “Kelkaj noveloj de Boccacio”. Lunde matene, prof. Renato Corsetti prelegis pri “Por ke lingvo estu tutmonda ne sufiĉas ne sufiĉas paroli ĝin Eŭrope”. Li analizis aspektojn de la monda lingvo problemo tiumomente kaj memoris la agadon necesan por ke oni atingu dezireblan rimedon. Kaj vespere, verkistino Anna Löwenstein, prelegis pri “Romo antaŭ 2000 jaroj”, temo kiun ŝi mastre regas; sufiĉas nur memori ŝia romano “La ŝtona urbo”, kie kaj kiel dum la prelego, ŝi atingis translokigi nin al tempo, vivmaniero kaj kutimoj de la Romo-imperio.
“Rashomon”, japana filmo (1950) pri la kvar veroj, estis la majstro-verko elektita de s-ano Fighiera por lia prelego. La filmo raportis pri banditoj, mortintoj, samuranoj, pasiigataj virinoj kaj aliaj roluloj kiuj partoprenis en tiuj “veroj”. Fine de la prelego, oni povis rigardi la projektadon de parto de tiu filmo, bedaŭrinde parolata en la itala.
Jam post la vespermanĝo de tiu lundo, okazis debaton: “Kio pri la gramatiko de Esperanto, ĉu vi realigus modifojn?” Moderigis s-ano Serrano. Ĝenerale, la opinioj de la ĉeestantoj kontraŭis pri modifoj, tute simple.
Marde matene ni ĝuis duontagan ekskurson kaj vizitis la Domo-muzeon de la mondfama violonĉelisto Pau Casals. Post la vizito kaj en apuda aŭditorio, ni aŭskultis “muzikojn de filmoj konataj de ĉiuj”, piane ludata de Jordi Pell Soldevila. Posttagmeze, estis la aljuĝo de la “Premio Ada Sikorska-Fighiera”; unue parolis s-no L. Serrano, poste s-ano Fighiera, kiu skize memoris pri biografio de sia edzino, nia kara Ada. Tiu jaro ricevis la premion, do, diplomon kaj medalon, S-ino Rafaela Urueña, kiu antaŭtempe prezidis “Hispana Esperanto-Federacio” kaj estis katedra profesorino pri internacia juro. En ŝiaj dankemaj vortoj, ŝi memoris sian personan konon kaj amikecon kun Ada Sikorska.
Kiel jam estas kutimo, la “mardaj noktoj” ni dediĉis al la projekcio de opero. Tiu jaro estis “La Bohème” la elektita. Ĝin prezentis s-anino Maria Ferigle kaj Rolland Accomiato kiu preparis la libreton de tiu opero, antaŭe disdonita al la aliĝintoj de la “Semajno” por ke li bone ĝuu la projektado.
<<<<<—
—>>>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -4-
<<<<<
Ĉar la gepartoprenantaro devas ankaŭ iomete ĝui nian landon, merekredon la 6-an, ni dediĉis la tutan tagon al ekskursado. Unue, ni vizitis monaĥejon Montserrat, kie ni tagmanĝis kaj poste la urbon Vila-rodona, kie ni vizitis la lokan vin-kelon kaj poste straton Esperanto. Ĉar en nia “propra” kelo ankoraŭ restis ĉampano Esperanto, ni organizis la “duan” interkonan vesperon.
Ĵaŭdon la 7-an atendis nin tre gravajn prelegojn. Post la kurso de nia lingvo, estis inter ni s-ano Antonio Marco Botella. Tiu ĉi jaro estas la centjara datreveno de la naskiĝo en Orihuela (Alicante), -urbo apud Callosa de Segura, kie naskiĝis s-ro Marco-, de la nacia hispana poeto Miguel Hernández, bedaŭrinde forpasita la jaro 1942 en la malsanulejo de la karcero de Alicante, ĉar en la jaro 1940, -post la intercivitana milito, kie li kiel volontulo partoprenis en la Respublika flanko-, li estis mortkondamnita. Marco Botella, si mem sentema poeto, por honori kaj elstari la gravan beletran personecon de Hernández, skize parolis pri lia biografio, interrilatoj kun aliaj progresemaj beletraj fakuloj kaj elektis kaj legis bukedon de poemoj, kiel specimeno de la verko de Miguel Hernández.
Ges-anoj Michèle Villers kaj Hubert Meyere prelegis pri “Belgujo, lando de arto, scienco kaj folkloro”. La prelego komencis pere de franclingvaj kantoj, subtitolitaj esperantlingve. Ili mem prezentis sin pere de fotografaĵoj sur ekrano. Kaj helpataj de “power point” li klopodis por valorigi ilian landon kaj klarigi historiajn, lingvajn, dinastiojn kaj aliajn. Prelegis ankaŭ pri Erasmus, palacoj, religia historio, ktp kaj, entute, bone sukcesis.
Kaj, post la belgoj, la podio estis por la koreanoj. Unue, s-ino Ko Kyun Ja, tipe kostume vestita, dancis folklorajn dancojn. Poste, ŝia paro An Jong So, prelegis pri “Solideradeco de Esperanto kaj Folkloraj Koreaj Kantoj”; helpata de bildoj, li baziĝis sian prelegon kun demandoj pri solidareco, kiamaniere ili organizis, kion ili faris, kien ili renkontis, kian movadon ili faris, ktp.
Ĝojegan la nokton de tiu jaŭdo. Ensemblo “Montjuïc” ludis dum du horoj la tiel konataj “havanaĵoj” (maristaj kantoj) kaj en la duono de la kantado, oni povas trinki la kutima “kremat” (rumo bruligita kun iomete de kafo kaj aliaj specaĵoj).
Vendredon la 8-an, duontaga ekskurso kun grava evento. La urbestro el Vendrell, s-ro Benet Jané Palau, kune kun la organizantoj, malkovris marmor-tabulon Esperanto-katalune gravurita kaj fiksita en la strata muro de la urbodomo de tiu urbo. Poste, ni vizitis Fondaĵo Apel.les Fenosa pri skulptaĵoj, kiun oni trovas en la somera propra hejmo kaj samtempe ateliero de Fenosa.
Posttagmeze, prelegis d-ro Wolfgang Günther. Fakte, li prezentis lian verkon
—>>>>>
— bildo 3 —
KAE-Informilo -5-
“Kiosko de Levante”, libro kiu kutime li eldonis ĉiujare, sen IBSN li rimarkis, kun grava kvanto de paĝoj (400/500) en kies verko -speco da almanako- kunlaboras gesamideanoj el la tuta mondo kun la plej diversaj temoj.
Nokte alvenis la debaton pri nia “Semajno”, kie oni aŭskultis kongruaj kaj ne kongruaj opinioj pri la laboro farita.
Jen sabato, matene, restis nur matenmanĝi kaj adiaŭi nin kun niaj plej reciprokaj bondeziroj kaj ĝis la venonta.
Santiago Torné i Grau
************************************************************************
[BILDO p.5 | 1,26,60,63] Fotografaĵo: kvar viroj starantaj antaŭ ŝtona muro, kelkaj kun kongresaj ŝildetoj.
[BILDO p.5 | 55,29,100,75] Fotografaĵo de la memortabulo kun blazono supre kaj la gravurita teksto: «MEMORE AL LA INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO EL VENDRELL 2/9 DE OKTOBRO 2010 — EN RECORD DE LA 18a SETMANA INTERNACIONAL D’ESPERANTO DE LA CULTURA I DEL TURISME EL VENDRELL, 2/9 D’OCTUBRE 2010».
Antaŭ la malkovro de la memortabulo en muro de urbodomo el Vendrell; Luis Serrano, urbestro s-ro Benet Jané Palau, Santiago Torné kaj Salvador Aragaj.
Memor-tabulo Esperanto-katalune gravurita fiksita en la strata muro el la urbodomo el Vendrell
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
ELITOJ
Karaj, hodiaŭ mi rakontos al vi travivaĵon, kiun mi gardis en mia “valizo de la rememoraĵoj”, kiel “oro en ŝtofo” laŭ hispana proverbo. Sed, laŭ mi, oro gardita nenion valoras.
Vi jam ĉiuj scias, ke profesie mi estis masonisto, sed ne mastro de konstrua entrepreno, simpla masonisto, kiujn ofte vi vidas laborantaj en tiuj trabaĵoj. Mia vivo estis trankvila. Mi laboris, mi enspezis la salajron, mi ĝin transdonis al mia patrino. Estis vivo nomata, rutina vivo. Mi neniam povis pensi, ke for de tiu normaleca vivo mia ekzistas aliaj vivoformoj. Mi jam supozis, ke por iuj personoj la vivo estas pli facila kaj ili povas ĝui certajn kapricojn. Sed tio, ĉiam estis normala por mi.
Mia mastro (mi preferas diri ĉefon) posedanto de la entrepreno en kiu mi laboris estas bona persono, ĉiam pretas helpi kiun ajn laboriston sian, se pro kiu ajn kaŭzo li troviĝis en grandaj malfacilaĵoj. Pri salajroj, kompreneble li pagis kiel eble plej malmulte, kiel faras ĉiuj dungantoj. Mi tamen devas aldoni, ke li estis afabla, simpatia, li sen nenia supereco parolis kun ni. Nu, aparte de la salajroj, ni ĉiuj sentis eĉ amikecon pri li. Ankaŭ mi devas diri, ke li estis speciale afabla kun mi, niaj personaj rilatoj estis bonegaj.
Jen, iutage li diris al mi; la venontan sabaton, vi akompanos min al bankedo organizita de gento de tre, tre alta rango. Nu, kion mi faros tie, meze de tiuj milionuloj?
Vi nur devas min akompani, kiam ni estos tie vi mem komprenos el kio konsistas tiu festego kaj vi agos laŭ via kriterio vi mem decidos. Li diris al mi.
Sed sinjoro Rikardo, mi bezonas elegantan kostumon, ŝuojn. Mi ne scias, ĉu mi havas la adekvatajn vestaĵojn por tiu altranga kunveno.
Ne gravas, li respondis, se vi ne posedas tiujn necesajn vestaĵojn iru al “El Corte Inglés” kaj aĉetu la plej bonajn, kompreneble mi pagos.
Vi povas imagi, ke mi restis ege surprizita, kaj eĉ mi ne sciis, kion pensi. Sed mi ne volis rezigni tiun eblecon kunvivi, eĉ se dum iuj horoj, kun tiu elito de nia socio. Mi uzis lian kreditan konton, kaj aĉetis ĉiujn vestaĵojn necesajn, ankaŭ sub la konsiloj de la vendisto de ” El Corte Inglés”
Kiam mi revenis hejmen, kaj surmetis tiujn luksajn vestaĵojn, mia patrino, kiu subite vidis min, preskaŭ ŝi svenas . Sed, kien vi iras tiom eleganta? ŝi demandis al mi. Nu, mi devis klarigi ĉion al mia kara patrino kaj ŝi tre serioze atentigis min, pri la fakto, laŭ ŝi, ke malantaŭ de tiu “donaco” devas, nepre, kaŝiĝi io malbona. Mi patrino Petra, donis milojn da konsiloj. Ŝi ne fidis je tiu invito. Kaj mi devas aldoni, ke tiuj patrinaj konsiloj levis en mi iujn suspektojn, sed mi estis juna 23-jara, kaj nenio timigis min. Fine, mia patrino preskaŭ restis ploranta.
Ĉar la aĉeto de tiuj vestaĵoj okazis merkreden kaj la “festo” estus sabate, mi ankoraŭ havis tempon, diskuti iujn detalojn kun mia ĉefo, kvankam ĉiam mi devis diri: vi pravas. Kion mi povis fari? sed mi jam komprenas nenion pri tiuj festenoj.
Tiuj tri tagoj de merkredo al sabato pasis ege malrapide. Unue, s-ro Rikardo ĉiam ridis kaj mi patrino, vivis ege maltrankvila ĉar “nigrajn nubojn” ŝi vidis. Sed, mi decidis agadi laŭ mia propra decido, eĉ sen forgesi la larmetojn de mia patrino kaj la ridojn de mia ĉefo.
— bildo 4 —
KAE-Informilo -7-
Eble mi devas mencii, sen deziroj de “fanfaroni”, ke en tiu epoko de mia juneco, mi estis junulo oni povas diri bela, alta, nek dika nek maldika, ĉiam kun rideto en miaj lipoj, svelta, alloga kaj kun rigardinda korpo-formo, preskaŭ oni povis diri, tiutempe, mi ŝajnis alia Adoniso. Do, kiam mia patrino, vidis min vestita per tiu eleganta kostumo, ŝi multe fieris , kaj ŝi ĝuis “sian verkon”. Eble, mi devas aldoni, ke mia patro jam mortis kaj gefratojn mi ne havas.
Nu, de la interkonsentita horo, je la 21-a horo, s-ro Rikardo, mia ĉefo, estis apud la pordo de mia loĝejo, kun sia aŭtomobilo. Kaj jen alia surprizo, ĉar antaŭ miaj okuloj troviĝis la plej luksa aŭtomobilo de la marko “Mercedes”. Eĉ, mi ne sciis, kiamaniere malfermi la pordon. Sidiĝinta apud mia ĉefo, li nur faris al mi la jenan komentarion: “vi ŝajnas la ĉefo kaj mi la subulo”. Survoje al tiu mistera loko, mia ĉefo donis al mi diversajn konsilojn. Unualoke, li diris al mi, vi devas komplete forlasi tiun teniĝon vian, je timeco, vi devas aperi kuraĝa, kun malfermaj okuloj al ĉio, kion vi vidos.
Tuj la altrangaj sinjoroj demandos al vi, kiu vi estas? kial vi estas ĉi tie? Vi respondu tuj kaj kontrolu la vizaĝojn de la demandantoj. Vi rajtigas vin diri: ke mi estas kunsocietano de s-ro Rikardo. La pordoj malfermiĝos por vi, via dorso estos delikate karesata per manoj amikaj. Vi respondu tuj, kaj superĉio, ne sentu vin malpli ranga ol ili. Agadu energie kaj se iu prezentas sian manon al vi, vi prenu tiujn manojn forte, varmege, por ke ili neniam forgesu vin. Se ili demandas vin pri negocoj, diru: prefere ke vi konsultu mian kunsocietanon Rikardo.
Pri la virinoj, kiuj tuj ne alproksimiĝos al vi. Ilia unua demando estos, ĉu vi ne venas kun via edzino aŭ amikino? Tuj vi informu ilin, ke vi estas fraŭlo kaj havas nenian kompromison. Intertempe, jam ili estis informitaj, ke vi estas mia kunsocietano, kaj vi jam konstatos, kiom afablaj ili estas. Se iu el tiuj sinjorinoj kisas vin en vian vangon, vi reciproku, sed forte, kun entuziasmo, por ke ili vidu kiań[?] viron troviĝas antaŭ ili..
Fine la gepordistoj malfermis la pordon kaj ni eniris la salonon. Kia spektaklo, mi devis havi kvar okulojn, ĉar je simpla duokula rigardo mi ne povis vidi la etoson tie reganta. Je unu flanko jen la sinjoroj, multaj el ili frake vestitaj. Ĉiuj estis gajaj, en eternaj konversacioj. Tie troviĝis la pinto de la enlanda socia elito.
Je la alia flanko estis virinoj, ĉu edzinoj, amikinoj, amatinoj, mi ne sciis kion pensi. Tiuj belulinoj sin vestis moderne kaj ĉar ni troviĝis en somera sezono, vi jam povas imagi, kiom malavare ili montris siajn korpajn kurbojn. Mi ne sciis kien iri, kiun rigardi, ĉu tiun, ĉu tiun alian, mi sentis min kvazaŭ mi estus en la paradizo. Kia mondo! miaj karaj geamikoj kaj laborkompanoj, Ho ve! se mia patrino, mia bonkora patrino vidu tiujn luksaĵojn. Ĉiam flanke de s-ro Rikardo, kiun venis saluti multaj el tiuj altranguloj kaj ne malmultaj el tiuj diinoj. Ĉiam s-ro Rikardo prezentis min, kiel sian kunsocietanon. Tio, kiel jam li antaŭvidis malfermis al mi la pordojn de tiu tera ĉielo. Estis, kvazaŭ vico por nin saluti. Kaj miaj kruroj iomete tremetis. Kaj denove, mi demandis min, kion mi faras en ĉi tiu loko?
Baldaŭ finiĝis la demandoj, pri mia personeco. Nu, venis la momento, por tiuj viroj, kiujn mi supozas posedantoj de grandaj firmaoj, kiel oni povas min “profiti” por siaj
Luis Serrano Pérez
(/daŭrigos)
— bildo 1 —
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ.
************************************************************
ĜENERALE ASEMBLEO DE KAE 2011
La estraro de KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA, kunvokas vin al la Ĝenerala Ordinara Kunveno, okazonta la 24-an de Januaro nunajara[?] en CENTRE CIVIC “CAN BALSACH”, carretera de Prats de Lluçanès n-ro 16 (apud plaça de la Creu Alta) SABADELL.
La kunveno okazos je la 16:30 en unua kunvoko kaj je la 17-a, se necese, kun la jena tagordo:
- Legado kaj aprobo dfr[?] la antaŭa protokolo.
- Informado pri KAE-agado dum 2010.
- Detala informado pri financa situacio.
- Projektoj por 2011.
- Sugestoj kaj demandoj.
Ni petas kaj antaŭdankas vian ĉeeston.
Josep Mª Galofré – Prezidanto.
— bildo 5 —
NIAJ MONATAJ BABILADOJ
La dua aŭtuna babilado okaziĝis je la 21-a de la pasinta monato de Novembro en la marborda urbo de Premiá de Mar; tiuj lokaj samideanoj akceptis nin en Conex, ilia ejo.
Kiel kutime, moderigis la kunveneton en tiu dimanĉo matene, s-ano Luis Serrano Pérez; 28 gepartoprenantojn, do, bonega respondo al la kunvokilo.
Elstara, eble surpriza temo por diskuti: “La ĉelo artefarita”, laŭ malkovro pri genetiko de Craig Venter, “patro” de la homa genaro. Kiam ni ricevis la kunvokilon kun tiu temo, oni opiniis kaj emfazis la elstarecon de la temo proponita, ĉar sendube mankos al ni sufiĉajn konojn; tute kontraŭe, la opinioj al la ok demandoj proponitaj de la moderiganto, vekis viglajn respondojn niaparte.
Oni dubas/ne dubas pri la reala hodiaŭa uzado de tiu malkovro aŭ la fakto krei vivantajn estaĵojn pere de kemikaĵoj eltiritaj de kvar ladskatoloj, ĉu la homo estas preparita por tiu evoluo, ŝanĝo en nia vivo aŭ senfinaj diskutoj inter filozofoj, religiuloj, sciencistojn aŭ fakuloj el la diversaj pensmanieroj.
Bonegan dimanĉan matenon, kiu finiĝis kun afabla bufeda invito kaj komuna tagmanĝo.
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
ZAMENHOF-FESTO 2010
La tiu ĉi jara Zamenhof-festo al kiu tiu redaktanto ĉeestis, okaziĝis en sidejo de Barcelona Esperanto-Centro, dimanĉon la 19-an de Decembro je la 11-a horo. En tiu momento oni informis min, ke en tiu sama tago kaj horo, en alia esperanto-grupo de Barcelona okaziĝis alia festo honore al la d-ro Zamenhof. Surprizo neesperebla, certe!
Bone,tion dirite, mí daŭrigos. Prezidanto de BEC, s-ano Salvador Aragaj bonvenigis nin, prelegis pri historio de nia movado kaj evoluigo de la lingvo kaj poste prezentis al la fest-preleganto s-ano Luis Serrano Pérez.
Titolo de la prelego: “LA LABORISTARO KAJ LA ESPERANTO-MOVADO”.
La unuaj vortoj diritaj de la preleganto estis: “Mi malkovros ion novan…” sed, tute kontraŭe, sekve fluis amaso de profunde pensitaj ideoj pri la laboristaro kaj la utileco por ili de nia internacia lingvo. Nur du skizoj: Imagu Bruselo, amaso da laborist(in)oj alvenintaj el la plej diversaj Eŭropaj landoj plendante por iliaj rajtoj sed…ili povas nek interkompreni nek interŝanĝi ideojn. Aŭ tiu “revema” konkludo: Kiam la laboristoj strikos kaj ili krios esperantlingve, oni povos aserti, ke la Esperanto-movado jam sukcesis. Daŭrigis vigla diskutado tiel pri la temo kiel pri la ideoj ĵus elmontrataj.
Fino de la festo kun la kutima abunda bufedo, invito de BEC kaj, poste, etosa komuna tagmanĝado.
S. Torné Grau
********************************************************
AL MALGRAT DE MAR, VENU ESPERANTISTOJ!
Antaŭe, ĉiam estis brava tero de maristoj, kaj dum nia Semajno tero de esperantistoj, multnombra kaj agema grupo de idealistoj, ni, konstantaj batalantoj kun niaj insistoj.
Malgrat de Mar estas patrino de terkulturistoj, gento de tero kaj maro, nun hotel-konstruistoj, eble, iuj el vi nune fariĝis kuiristoj, ĉar de viaj produktoj, vi estas specialistoj.
Malgrat de Mar ĉiam tero de agrokulturistoj, sed hodiaŭ precipe okupiĝas pri turistoj, urbo, kiu evoluis kun siaj laboristoj, ĉiuj kune, granda familio de progresistoj.
Monumente riĉa laŭ raportas historiistoj, Malgrat de Mar ankaŭ tero-maro de fiŝkaptistoj, jen alia tasko, de lokaj indistruistoj, kaj Mara Promenejo plena da komerciistoj.
Gesamideanoj, ĉiam estas iluziistoj, de nia flago kaj idealo ĉiam portistoj, neniu venku al nia lukto, niaj rezistoj. ĉar estas nerompeblaj niaj konstantaj persistoj.
Ni laboru forte, ni estos niaj masonistoj, ni konstruu, tuj la domon por la lingvaj pacistoj, En tiu tasko ni danku al la politikistoj, de Premia de Mar, ĉar estas bonaj konsilistoj.
Luis Serrano Pérez
********************************************************
La venonta 19-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO, okazos de la 1-a ĝis la 8-a de Oktobro 2011 en Hotelo Cartago-Nova, urbo MALGRAT DE MAR (Katalunujo/ Hispanujo). Informas: <luis_serrano@ya.com> http://personales.ya.com/semajno
— bildo 6 —
ION EL ĈIO
KURIOZA TOKSAĴO. Informo de germana kemiisto Michael Braungart sendita a “The New York Times” klarigas la fakton, ke tinkturi verdkolorajn plastajn materialojn aŭ presi sur paperoj kun verda inko estas neevitebla poluado. La kialo estas la malfacilaĵo atingi verdan koloron kaj multfoje oni uzas toksaj substancoj cele stabiligi ĝin.
Kaj ĉar la verda estas “nia” koloro, eble tiu estos grava!? novaĵo.
La Universitato de Stanford asertas, ke la poŝajn telefonojn kun pertuŝa ekrano estas iloj kiu povas transigi dekojn da virusoj ĉar en ili oni trovas 18 fojojn pli da bakterioj ol en publikaj banejoj.
20 partoj de la homa korpo estas superfluaj. Temas pri vestiĝoj devenanta de evolupova proceso ke ĉiuj el ni gardas, sed ili estas nernecesaj.
Ekzemple, ni havas tri muskoloj en oreloj, kiuj moviĝis niaj prauloj en ĉiuj direktoj; ankaŭ saĝodentoj por mueli krudaj nutraĵoj, tiutempoj nemalhaveblaj.
Se la tiel nunatempe nomata “Facebook” estus lando, tiu lando estus la kvara popol-abunda el nia mondo, ĉar pòsedas 300 milionojn de agemaj uzantoj. Pli ol tiu kvanto da loĝantoj estas nur Ĉinujo, Hindujo kaj Usono.
KORO, lingvo kiu parolas nur 1200 personoj. Ekspedicia trupo de “National Geographic” malkovris en nord-oriento de Hindujo, lingvo neniam skribata kaj parolata hodiaŭ nur por 800/1200 personoj. Tiu lingvo estas konata kiel KORO kaj apartenas al la tibetanaj/birmanaj lingvo-familioj. Ĝin estas, nunatempe, kun grava danĝero de malapero. Tiuj fakuloj diris: “Se ni atendus dek jaroj pli, eble ni nur trovos la duonon de parolantoj de tiu lingvo”.
LINGVOJ POR PATENTOJ EN LA EŬROPUNIA PATENTO-SISTEMO
De “Itala Esperanto Radikala Asocio”, la pasintan monaton de Julio ni ricevis komunikaĵo, kie, laŭlitere, la Sekretario de tiu Asocio, deklaras:
- Ni eksciis per presado, ke la eŭropa komisaro Barnier proponas fortranĉi la italan kaj la hispanan el la lingvoj de la nova Eŭropunia Patento Sistemo.
- Tamen, la pasinta Decembro oni atingis politikan interkonsenton, de kiu Ronki estis efika proponisto, por ke la itala estos unu el la lingvoj de la eŭropunia sistemo de patentoj.
- Nun Barnier denove trudas trilingvismon al la nova eŭropunia sistemo de la patentoj, alportante motivoj de pragmatismo kaj ŝparo de tradukadaj kostoj.
- Tamen, tiu temas pri unuflanka explorado[?] de la kostoj! Fakte, se estas vero, ke ĝenerale oni malpli elspezos por tradukado por la eŭropunia patento, de la alia flanko okazos diskriminacian efikon pri la distribuo de la kostoj. Tiu diskriminacio malavantaĝos la entreprenojn, kiuj ne havas kiel oficiala lingvo la anglan, la francan aŭ la germanan.
- Finfine tiu tradukiĝas en malpliiĝo de la entreprena konkurencokapablo de la itaļaj entreprenoj kompare al la germanaj, francaj kaj anglaj.
- Ne estas ĉio! Akcepti la proponon de Barnier signifas akcepti novan malkreskon de la prestiĝo de la itala lingvo, kiel ilo por la prilaborado kaj transigo de la teknika-scienca scio.
- Se oni ne deziras toleri monopolojn, kaj oni volas male savi propran lingvon de la angla koloniado, ekzistas nur unu vojon por la demokrata lingva novigo: esperanto kiel teknika pontlingvo.
- Ĉiu prezentos en sia propra denaska lingvo, akompanata de Esperanta traduko kiel jura teknika pontlingvo.
Gazetara Oficejo ERA Onlus Via di Torre Argentina 76 ROMA / Italujo info@internacialingvo.org
****************************************************
GRAVA ERARO niaparte en interreta adreso. Pardonu nin. Kaj vidu nian antaŭan bultenon n-ro 72-a OKT/DEC 2010, paĝo 8-a, komence de artikolo pri AŬTOMATA TRADUKMAŜINO. La adreso estas: zlatko.tisljar@siol.net Kaj dankon al nia abonanto d-ro med W. Günther por la averto.
Dua epoko, n-ro 74, aprilo-junio 2011

Kovrilo de KAE-Informilo Dua epoko, n-ro 74, aprilo-junio 2011.
Faksimilo: skanaĵo ĉe BitArkivo
La tuta numero
— bildo 1 —
[BILDO p.1 | 54,2,100,35] Emblemo de KAE: granda litero K kun du steloj, la literoj A E, kaj la tekstoj «Kultura Asocio Esperantista» kaj «Katalunujo»; maldekstre vertikale la subskribo «Kintana».
N-ro 74/dua epoko/dudekvina aperjaro/APR-JUN 2011
[BILDO p.1 | 52,35,100,85] Nigrablanka foto: grupo da gesinjoroj sidantaj ĉe tabloj en restoracio, sub pendantaj lampoj, dum komuna manĝo.
Sabadell, la 16-an de Januaro 2011. Gepartoprenantoj en la tiu dimanĉa babilado, dum la frata tagmanĝo. Legu interne.
KAE-Informilo -12-
Depósito legal B-42645-92 Edita: Associació Cultural Esperantista Eldonas: KULTURO ASOCIO ESPERANTISTA e-mail: esperantokae@yahoo.es Prezidanto: Josep Mª Galofré Domingo Oficiala sidejo de KAE, C/ Montseny n-ro 5, 1er. ES-08208 SABADELL, Hispanujo Delegació Terrassa: Dr. Ullés n-ro 113, etaĵo, Tel 34937806981, ES-08224 TERRASSA Redaktas: Santiago Torné i Grau, C/ Roca n-ro 22, 3-er, 1ª ES-08208 SABADELL.- Tel 34937253421 Kiel pagi: Al la redaktoro per poŝta ĝiro, aŭ pere de la “La Caixa” konto 21000461960200045498 PRI LA SUBSKRIBITAJ ARTIKOLOJ RESPONDECAS ILIAJ AŬTOROJ. ******************************************************
RESUMO DE LA ĜENERALA KUNVENO DE K.A.E. JARO 2011
Okaziĝis la 24-an de la pasinta monato de Januaro, en dua kunvoko, en CENTRE CIVIC CAN BALSACH.
1)Post la legado, estis aprobita la protokolo de la antaŭa periodo. 2)La prezidanto, s-ano Galofré, detale informis pri nia Asocia agado, dum la jaro 2010-a. 3)La kontostato de la antaŭa jaro estis aprobita. 4)Projektoj, sugestoj kaj demandoj. Ĉiuj estis akurate notitaj por ĝia estonta disvolviĝo.
Josep Maria Galofré Prezidanto.
******************************************************
— bildo 2 —
KAE-Informilo -2-
DE BANKISTOJ KAJ SPEKULANTOJ
La temo de nia monata babilado, lastan Januaron, estis “La bankoj kaj la borso”; se al vi plaĉas, legu recencon de tiu kunveneto en alia paĝo de la bulteno.
Sed tiu babilado mem, kie oni prononcis la nomon de “samideano” Soros, –malgraŭ ke li ne estas subtenanto de Esperanto, almenaŭ li tion diris–, sugestis al mi la titolon de tiu artikolo. La birdaĉo, kiu kun la nomo de krizo superflugas niajn kapojn, vole/nevole regas niajn mensojn kaj jen la rezulto.
Hazarde kaj samtempe, mi legis e-majlon pri vizito de George Soros al la Esperanto-simpozio en Novjorka Oficejo de UEA, okaze de Zamenhof-tago la pasintan 15-an de Decembro kaj la eldono nialande, hispana traduko, de lia verko “Mia Filozofio”. La legado de ambaŭ, plenplenas mian pensokapablon.
Sed, unu afero post la alia, ĉar rilate al nia lingvo Esperanto, la e-majlo evidentiĝas, ke s-ano Tivadar Soros -patro de George- estis tute alia esperantisto, ĉar jam en la komencaj tempoj, jaro 1923, verkis anglalingvan biografieton de Zamenhof, mallongigitan version de la granda biografio verkita de A. Korĵenkov. La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de Soros. “Modernaj Robinsonoj”, kiu estis lanĉita en la simpozio. Tiu verko “Crusoes in Siberia”, en la angla, pritraktas la spertojn de la juna armea oficiro Tivadar Soros dum militkaptejo en Siberio, je la Unua Mondmilito kaj lian postan eskapon. Tonkin ankaŭ tradukis la libron de Soros pri la Dua Mondmilito, “Maskerado”. Li mem renkontis en la aŭditorio de la UN-biblioteko en 1966, okaze de prelego de Ivo Lapenna kaj en tiu momento neniu povis prognozi, ke la filo de Tivadar tiel famiĝos.
Sed la plej granda surprizo estis parolado, kiu ne troviĝis en la antaŭvidata simpozia programo, nome tiu de la konata financisto George Soros, kiu, kune kun pluraj stabanoj (kaj sia filo Jonathan), venis al la fina parto de la simpozio por festi la lanĉon de la libro de sia patro Tividar. Soros pasie emfazas la propran influon en la propra edukado, parolos dum dekoj de minutoj pri la patro kaj pri la rolo, kiu Esperanto ludis en la propra vivo. Kiam li venis al Britujo en 1947, Soros tuj kontaktis la lokajn esperantistojn. Certe aŭ necerte, mi legis en iu ajn el niaj gazetoj, ke tiutempe li atingis la elira vizo de Hungarujo dank’ al internacia E-kongreso. (Sed tio povas ne esti certa, kvankam se oni memoras la landlimaj malfacilaĵoj tiutempaj, oni povas facile kredi tion). Kaj kiam post la simpozio, ĵurnalisto demandis al s-ro Soros ĉu frazoj en Esperanto ankoraŭ restas en lia memoro, li –kiu ne estas subtenanto de Esperanto, memoru ke mi jam diris tion en la komenco–, senhezite li citis: “Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboros la monton granitan”.
Sed, mi daŭrigas. George Soros estas mondskale konata. Sendube, sed… kial? Ĉar en
—>>>>>
KAE-Informilo -3-
la jaro 1992, li, eble helpata de tiuj stabanoj kiuj la pasintan 15-an de Decembro ĉirkaŭis lin aplaŭdante en la Zamenhof-festo, bankrotis la pundon, la mono de Britujo kaj li atingis gajnojn de mil milionoj de dolaroj en unu tago. Mi ne konfuziĝis pri la kvanto, mil milionoj nur en unu tago. Kaj nunatempe li “laboras” kontraŭ la eŭro, pere de landoj konataj kiel PIGS (porkoj, angle) tio estas, Portugalujo, Irlando, Greklando kaj Hispanujo. La litero S estas por Spain = Hispanujo, kies ekonomioj malbone iras. Kaj samtempe, tiel grava ekonomisto devas origi[?] sian bildon, beligi la fasadon. Kiamaniere? Verki kaj eldoni libron kaj legacii liajn ideojn, kiuj eklernis en “London School of Economics”, helpata de prestiĝa profesoro Karl Popper, kiel la “reflektebla koncepto”, kiun li distrumpis en sia libro.
Eble la granitan sentencon, ke li certe memoras, facile helpos lin en la traborado de aliaj bedaŭrinde ronĝataj ekonomioj.
S. Torné i Grau
********************************************************************
ATENTU…!
Scienca revuo petas viajn artikolojn. “TELESKOPO” estas scienca revuo aperanta en interreto por publikigi en Esperanto artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj, inkluzive ankaŭ epistemologion, historion kaj filozofion kaj aliajn sciencajn branĉojn. La artikoloj estas elŝuteblaj tute senpage en la retejo de la revuo. Ĝis nun estis eldonitaj du numeroj (jarojn 2009 kaj 2010). Kvankam la limdato por la revuo de la nuna jaro finiĝis la pasintan 31-an de Marto, ni kuraĝas al niaj gelegantoj verku sciencan artikolon por la venonta eldono. Adresu vin al:
********************************************************************
“Hodiaŭ estas la 151-a datreveno de la iniciatinto de la lingvo Esperanto, d-ro L. L. Zamenhof”. Tiun frazon oni povus legi piede de la anonco –ne aperas pro manko da spaco–, en la du tutaj paĝoj kiujn oni trovis en la franca grava ĵurnalo “Le Monde” de la 16-a de Decembro 2010, enmetitaj dank’ al la ekonomika helpo de s-ro Etsuo Miyoshi. Ni ŝuldas la sendado de tiuj anoncoj al amiko kaj leganto de nia INFORMILO, s-ano Rolland Accomiato, loĝanta en Francujo. Dankon! Vidu ——->>>>>>
— bildo 3 —
(Represo de la du paĝoj aperintaj en «Le Monde», ĵaŭdon la 16-an de decembro 2010.)
[BILDO p.3 | 4,0,51,24] Foto de kvar ridetantaj infanoj brakumantaj unu la alian.
Marjolein, Française; Maja, israélienne; Zdravka et Tina, Croates. Un millier d’enfants nés de parents espérantistes parlent à la fois l’espéranto et d’autres langues. Ils font connaître la culture des espérantophones.
Jeudi 16 décembre 2010
[BILDO p.3 | 31,26,39,34] Emblemo «esperanto» kun la verda simbolo.
Il y a une solution au problème linguistique
[BILDO p.3 | 33,24,53,50] Portreto de ridetanta maljuna sinjoro (profesoro Reinhard Selten).
«Une langue nationale n’est pas la réponse. L’espéranto serait une solution non-discriminatoire.» Professeur Reinhard Selten, prix Nobel 1994 d’économie, lors d’un discours devant le Parlement européen en mai 2007.
Les droits linguistiques ne sont pas respectés
[BILDO p.3 | 7,58,13,67] Malgranda portreto de sinjorino kun okulvitroj (Malgorzata Handzlik).
€25 milliards perdus par an pour l’inégalité linguistique dans l’apprentissage, les traductions et l’interprétation. Mme Malgorzata Handzlik, Eurodéputé polonaise et espérantiste.
Oui au plurilinguisme en Europe
[BILDO p.3 | 13,65,19,75] Malgranda portreto de barba sinjoro (Bronislaw Geremek).
Avant son tragique décès en 2008, le regretté vice-président du Parlement européen Bronislaw Geremek invita ses 784 collègues à débattre du plurilinguisme et du rôle de l’espéranto pour le renforcer. M Geremek était spécialiste en histoire médiévale française et langue française.
La France mit son veto à la solution
[BILDO p.3 | 22,73,28,83] Malgranda portreto de sinjoro kun lipharoj (Inazo Nitobe).
Le japonais Inazo Nitobe, sous-secrétaire général de la Société des Nations dans les années 20, tenta de faire passer une résolution rendant l’enseignement de l’espéranto obligatoire, mais la France mit son veto parce qu’elle considéra que le français était la langue universelle.
[BILDO p.3 | 6,71,14,86] Foto de sinjoro en kostumo kun valizo (Etsuo Miyoshi).
Annonceur: Etsuo Miyoshi, japonais, Président honoraire de la compagnie Swany. Victime de poliomyélite, il créa la valise-bâton Walkin’Bag, pour pouvoir se déplacer. Il travaille pour l’établissement de l’égalité linguistique mondiale. www.swany.co.jp/miyoshi (Avec des citations sur l’espéranto de [nelegebla]
Cette langue s’apprend dix fois plus vite que l’anglais, elle ne connaît pas d’irrégularités ni d’exception[?] [nelegebla]
L’Espéranto, ou la réussite d’un certain esprit humaniste
[BILDO p.3 | 92,2,100,20] Malgranda desegnaĵo: stratŝildo «LA RUE ZAMENHOF» kaj libro.
À l’occasion des 150 ans de la naissance de Louis-Lazare Zamenhof, le fondateur de l’Espéranto, son petit fils Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof revient sur les origines et les fondements de l’ambitieux projet de son grand-père, une langue internationale pour tous les peuples.
[BILDO p.3 | 67,10,84,30] Portreto de maljuna sinjoro (Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof); vertikala apudskribo: Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof.
Créé il y a 125 ans, l’Espéranto était une idée moderne. De nos jours, cette invention a-t-elle toujours sa raison d’être ?
L’Espéranto trouve ses fondements dans la difficulté de communication entre les peuples et dans la prise de conscience qu’une langue internationale faciliterait le dialogue, au delà des différences culturelles, politiques ou économiques. Aujourd’hui, ce constat est encore d’actualité. Avec la mondialisation, les moyens de communication se sont développés. Pourtant, les conflits entre les peuples perdurent et le besoin de se faire comprendre reste omniprésent. Si une langue commune ne peut régler tous les problèmes, elle peut réduire les antagonismes, qu’ils soient idéologiques ou religieux. C’était l’espoir de Zamenhof.
L’Espéranto serait donc l’invention d’un grand humaniste ?
Pour le premier congrès international de l’Espéranto, organisé en 1905 à Boulogne sur Mer, Louis Zamenhof écrivit « Je me suis consacré tout entier, dès ma plus tendre enfance, à une idée maîtresse et à un rêve, celui de l’unification de l’humanité ». Au delà de ses origines juives et de son combat contre l’antisémitisme, mon grand-père était un profond humaniste qui souhaitait aider les peuples à s’aimer et se comprendre. Après l’avènement de l’Espéranto, il donna ses droits d’auteur au mouvement espérantiste. Il voulait être un simple initiateur, un homme comme les autres. Mais pour beaucoup, il fait partie des grands esprits du XXe siècle, aux côtés d’Einstein, Marie Curie, Jean-Paul II et d’autres.
On dit que Louis Zamenhof s’est inspiré de l’histoire de Babel…
Mon grand-père a souvent cité le récit biblique de Babel dans ses œuvres. La légende raconte que les hommes, désireux de construire une tour qui toucherait le ciel, furent punis de leur orgueil par Dieu qui mélangea les langues. Babel n’a pu aboutir car la confusion du langage a rendu les bâtisseurs ennemis. Zamenhof a décidé de défier la malédiction de Babel en inventant une langue qui rendrait à nouveau les relations plus harmonieuses entre les hommes.
En revanche, Zamenhof n’a pas créé l’Espéranto en quelques semaines ?
C’est en effet l’aboutissement d’un long travail de réflexion et d’expérimentation. L’idée est née en Pologne, lorsqu’à 10 ans, Zamenhof se demande comment combattre l’incompréhension entre Russes, Polonais, Allemands et Juifs qui cohabitent dans sa ville. Au lycée, il étudie avec passion les langues, et notamment le grec et [nelegebla] des langues existantes, notamment des racines indoeuropéennes, dont il garde les meilleurs[?] attributs. Louis Zamenhof réalise un premier prototype[?] à l’âge de 15 ans, la « Lingwe uniwersala[?] » qui contient les idées fondamentales de l’Espéranto. Puis, après des années de correction, la[?] version définitive de l’Espéranto voit le jour en[?] 1887 à Varsovie, avec la parution d’un premier[?] manuel signé du « Dr Espéranto », littéralement « Un homme qui espère ». Le pseudonyme de[?] l’auteur du livre deviendra le nom officiel de la[?] langue.
Neutralité, internationalisme et facilité…ces trois principes le guidaient ?
L’idée principale de Zamenhof repose sur une seconde langue neutre, qui ne se substitue pas aux langues maternelles. Celles-ci bien qu’issues de Babel, demeurent aujourd’hui le garant des pluralités des cultures qui enrichissent l’humanité. Avec la pratique, mon grand-père a compris qu’une langue facile à apprendre était la solution pour un usage collectif. Synthèse des langues naturelles, l’Espéranto est une langue naturelle rationalisée. Des mots choisis dans le langage courant, une grammaire minimaliste, un lexique réduit… les grands principes de l’Espéranto permettent à chacun de communiquer dans n’importe quel domaine, après quelques semaines d’apprentissage.
Comment voyez-vous l’avenir de l’Espéranto[?]
Les détracteurs de l’Espéranto ne comprennent[?] pas son utilité face à la langue anglaise, qui[?] domine de nos jours dans le monde occidental[?]. Les gens perçoivent l’espéranto comme la proposition[?] d’un instrument. Ils ne savent rien de[?] l’idéal qui l’anime : la fraternité et l’harmonie[?] entre les hommes (Umberto Eco – La Recherche de[?] la langue parfaite – 1994 – Seuil). En parlant[?] l’Espéranto, non seulement on se comprend[?] mais on devient amis. Aujourd’hui, je vois de[?] nouvelles générations diffuser l’Espéranto dans[?] le monde entier. A l’image de mon grand-père[?] « l’homme qui espère », j’espère voir la langue et[?] la communauté espérantiste grandir et aider[?] le monde à devenir une grande famille.
Petite leçon d’Espéranto
L’espéranto est une langue très facile à apprendre. Quelques semaines d’études suffisent pour l’écrire ou la parler. L’Espéranto trouve ses fondements dans les langues d’Europe occidentale et slaves. Son principe : des mots racines, invariables et combinables à l’infini, qui créent des mots différents. A l’origine, 1000 racines pouvaient être combinées pour construire 10 000 à 12 000 mots. Aujourd’hui, des centaines de milliers de mots arrivent à être formés.
Ainsi, pour une fusée, deux mots racines sont associés : vaisseau « sipo » (prononcer chipo) et cosmos (« kosmo »). Ce qui donne « kosmosipo », fusée en Espéranto. Par exemple, Aimer en Espéranto se dit « Ami ». Si on ajoute le mot « Mal », qui signifie le contraire, on obtient le mot « Malami », ce qui signifie en français Haïr. Autre exemple, avec le verbe Fermer, qui se dit « Fermi ». Pour l’action d’ouvrir, l’expression est « Malfermi ». Alors que père se dit en espéranto « Patro », mère se dit « Patrino », de même que frère étant « Frato », la sœur devient « Fratino ». Un autre exemple: apprendre se dit « Lerni », alors que l’école est « Lernejo »; café (boisson) étant « Kafo », le café (bistrot) devient « kafejo », etc. Grâce à une grammaire simplifiée, exempte d’exception, on peut créer des phrases immédiatement compréhensibles par son interlocuteur. La force de l’Espéranto est aussi d’être une langue évolutive. Ainsi, à titre d’exemple, l’Espéranto a su intégrer les mots Fax (« fakso ») ou encore Euro (« euro »). Cours par internet : www.ikurso.net
L’Espéranto dans le monde
A l’heure de la mondialisation des échanges, l’idée d’une langue internationale comme l’espéranto connaît un regain d’attention. Reconnu en 1954 par l’UNESCO, le mouvement espérantiste continue d’affirmer ses valeurs, relançant le débat pour une langue internationale aux Nations Unies et dans l’Union Européenne.
La « communauté » Espéranto Aujourd’hui l’Espéranto est une langue pleinement développée, avec des centaines de milliers d’usagers dans le monde entier. L’Association Universelle d’Espéranto (UEA), qui réunit la majorité des espérantophones, possède des associations nationales dans 62 pays, et des membres individuels dans plus de 120 pays. Le Japon, la Chine, le Brésil, l’Iran ou encore la Bulgarie rassemblent les adeptes les plus dynamiques. En parallèle, des associations internationales professionnelles regroupent des espérantistes : médecins, enseignants, cheminots ainsi que des dizaines de métiers différents. Dans d’autres organisations se retrouvent des espérantistes : adeptes de très divers mouvements sociaux, voire religieux : des francs-maçons, des rotariens, des athéistes[?], des catholiques, des islamistes, des bahaïs et tant d’autres, parmi lesquelles citons encore des gens refusant toute appartenance à une nationalité (la SAT dont le siège est Avenue Gambetta à Paris), sans oublier l’Organisation Mondiale de Jeunesse Espérantiste dont le siège est à Rotterdam (tejo.org). Des centaines de conférences et de réunions internationales ont lieu chaque année en Espéranto, la plus importante étant le Congrès Mondial d’Espéranto, organisé chaque année dans un pays différent.
Le « Parler Espéranto » Parfois enseigné dans les écoles, l’Espéranto s’apprend surtout en autodidacte, par correspondance ou dans des clubs locaux. Des universités incluent son apprentissage dans leurs cours de linguistique. Chaque année, plus de 100 magazines et revues sont publiés, ainsi que des centaines d’œuvres originales et de traductions. Des radios et des télévisions émettent également en Espéranto, comme le fait régulièrement Radio Vatican. Aujourd’hui, la langue ne cesse d’évoluer sous le contrôle de l’Académie de l’Espéranto qui gère la création des nouveaux mots. De plus, Internet constitue un moyen de communication en pleine expansion, où sites et forums débattent de la langue. Enfin, Louis Zamenhof fait partie des grands hommes que le monde honore par nombre de monuments. En effet, des ZEO (Zamenhof-Espéranto-Objekto), objets ou œuvres consacrés à Zamenhof et à l’Espéranto, sont recensés dans 59 pays. Soit 1350 rues, places et monuments dont 187 objets en France, 173 en Pologne et 172 au Brésil.
— bildo 4 —
KAE-Informilo -6-
ELITOJ
(Vidu paĝ 6-an de antaŭa bulteno)
negocoj. Multaj demandoj, pri negocoj, eĉ pri la borso. Miaj respondoj estis inter ridetoj kaj kontentigaj promesoj pri mia interesiĝo, ĝi estis la ŝildo tra kiu malantaŭe mi kaŝiĝis. Mi devas, ankaŭ sciigi al vi, ke s-ro. Rikardo malaperis kvazaŭ fulmo en ŝtormo. Kaj mi restis tute sola antaŭ la danĝero, kaj tiu danĝero estis tiuj virinoj, kiuj tiom afable kaj malpacience atendadis sian vicon. Tio estis, akapari min por ilia scivolemo. Kiel bela birdo en kaĝo, mi troviĝis tie. Tuj mi sciigis tiujn virinojn, kiuj sieĝis min, ke mi estas fraŭlo 22-jara kaj havas nenian kompromison. Tio vekigis multe pli ilian intereson. Neniam mi troviĝis en simila situacio, sed mi pensis ” nenion mi povas perdi” kaj mi fariĝis pli kuraĝa. Mi ne bezonas klarigi, kion signifas tion, “pli kuraĝa”. Salutoj, kisetoj en miaj vangoj, kaj iuj kontaktoj “fizikaj” hazarde, abundis. Tiuj virinoj multe ridadis kaj mi rigardadis ilin. Estis kuraĝulinoj, kiuj eĉ enmanigis al mi siajn vizitkartojn, kun la averto – ni ofte organizas similajn festojn. Mi promesis mian ĉeeston. Sed subite, oni alvokis nin, mi ne sciis ĉu al vespermanĝo aŭ bankedo. Oni malfermis la pordojn de la manĝejo, kaj luksa, amplesa kaj rigarndinda salono aperis antaŭ miaj du okuloj, kvankam mi pensis en tiu momento, ke minimume mi bezonus kvar okulojn, por vidi ĉion ĝuste en sia splendo. Tie troviĝis longega kaj larĝa manĝotablo, apude brakseĝoj belegaj bone skulpitaj, sed ne demandu al mi pri kia stilo, ĉar mi ne povos respondi. Sur la tablo troviĝis tiom granda amaso da teleroj, kopaloj, glasoj, diverspecaj forketoj kaj kuleroj, estis aliaj – mi pensas manĝiloj – sed mi ne sciis kian destinon aŭ utiligon ili havos, estis diversaj manĝotukoj, floroj, multaj floroj , diversaj ujoj, kiuj verŝajne estos uzataj por trinki vinon aŭ vinojn, sed ĉi tiuj ankoraŭ ne troviĝis sur la tablo, kaj ĝuste en tiu momento aperis vico da gekelneroj, kiuj kunportis botelojn, kiuj enhavis multajn kaj diversajn vinojn, laŭ mia kapablo, mi nur povis legi, ke ili venis el Francio, Germanio, Britujo, estis aliaj kies nomojn mi ne sciis, ĉar skribite en japana aŭ ĉina lingvoj. Jes, ankaŭ estis vinoj el Hispanio, la plej rafinitaj. Mi ne volas forgesi, ke troviĝis gekelnera regimento, ĉiuj tre bone edukitaj, ĉiuj parolis la anglan kaj ili sin adresi al ni en tiu internacia lingvo. Estis aliaj gesinjoroj, kiuj kondukis nin al nia destinita sidloko, en kiu troviĝis la nomo de ĉiu. Estis, kvazaŭ momentoj en kiuj miaj kruroj ne volus subteni min. Verŝajne, ke mi iomete tremetis. En mia kapo bolis multaj ideoj. Mi ne sciis kion fari. Fine, afabla kaj bela junulino gvidis min ĝis mia sidloko kaj ŝi sidigis min, ĉar eĉ mi ne kapablis sidiĝi. Neniu troviĝis ankoraŭ ambaŭflanke de mi . Mi atendis, atendadis. Fine eleganta sinjoro (distribuisto de gemanĝontoj) je mia dekstra flanko, sidigis sinjorinon mezaĝa sed tre bela. Ankoraŭ mi ne reakiris mian trankvilecon, kiam junulo (de la menciita skipo) prezentis al mi la plej belan junulinon eble dudek jara neniam de mi vidita. Kun tiuj du virinoj ambaŭflanke, tiu amaso da teleroj, manĝilaro la servemaj kelneroj kaj aliaj kialoj de tiu festeno, mi ne mensogas ĉar mi diras al vi la veron, mi ne sciis kie mi troviĝis. Mi bezonis reagon kaj mi tuj reagis kaj prezentis min –kiel persono kiu bone konas la mondo, ĉar mi pensis, mi povas esti masonisto, sed ne stultulo. La sinjorino mezaĝa, kiu sidis je mia dekstra flanko, estis vidvino, de iu magnato, kiu posedis petrolputojn. Ŝi nomiĝis Maria. Kaj la juna belulino, studas por esti kinartistino, nur ŝi sciis, ke ŝiaj gepatroj posedas multegan da mono, kaj ke ili investas en la borso. Ĉi
—>>>>>
KAE-Informilo -7-
tiu lasta diris al mi, vi ankaŭ povas fariĝi kinstelulo, vi estas alta, bela ,svelta, kaj subite ŝi demandis al mi, ĉu vi vidas min sufie bela por esti kinartistino? Evidente, en tiu okazo, mia buŝo elirigis la plej belajn laŭdojn por mia kunmanĝantino, kiu nomiĝis Rozo. Ŝi ĉirkaŭbrakis min, kisis min pro miaj ĝentilaĵoj, kaj diris: mi ne scias, ĉu iam ni revidos, sed viaj afablaj opinioj pri mi, akompanos min dum la tuta vivo. Dankon kaj kisis min denove. Ĉe la kapo de la tablo, sinjoro staris, kaj diris la jenon: Karaj sinjorinoj kaj sinjoroj, ĉiuj gekolegoj de nia Asocio. Pasinjare, estis vere sukcesa por niaj negocoj. Ni ĉiuj havis bonajn profitojn. Ni laboru por ke venontjare ni havu samajn rezultojn, kiuj iros al la gento de la popolo. Bonan apetiton. Mi pensas, ke li estis la ĉefo de la entreprenistoj kaj de la borso. Neniu klarigis al mi kiu li estis, kian rangon li havis, eble ankoraŭ li estas la ĉefa gvidanto. Kaj venis la momento, kiu vere timigis min: la komenco de la manĝado. Kompreneble mi rigardis kaj imitis, precipe al miaj du apudaj kunmanĝantinoj, sed malgraŭ miaj multaj klopodoj, mi multe suferis. Mi ne rakontos al vi la tuton, ĉar estos tre, tro longa. En tute oni servis dekdu pladojn, kiuj enhavis la plej diversajn manĝaĵojn, kvankam ĉi tiuj ne estis abundaj. Mi devas konfesi, ke mi ne kapablis scii, kion mi manĝis, kvankam ne ĉio plaĉis al mi. Alia problemo estis kiam mi devas uzi tiun aŭ alian forketon, ĉar estis kelkaj kaj tre malsimilaj kaj same okazis kun la tranĉiloj, kuleroj nur estis du, kio faciligis al mi la daŭrigon de la manĝado. Miaj du apudaj sinjorinoj, tuj komprenis, ke mi ne estis alkutimiĝinta al tiuj luksaj bankedoj kaj tre diligente ili min helpis. Alia malhelpo estis la kelneroj, ili konstante metis telerojn, kaj elmetis aliajn. Pro mia malrapideco, eĉ ili prenis pladojn, el kiuj mi gustumis nenion. Kaj kion diri pri la vinoj, estis vinoj el diversaj koloroj, ruĝa, nigra, rozkolora, estis iu kopalo, kies enhavo estis verda. Terura labirinto. La elegantaj kelneroj subite elmetis ĉiujn telerojn kaj vinojn kaj kopalon. Sed, ankaŭ subite ili alportis tasetojn bele skulpitaj, se oni povas diri tion, por la kaftrinkado. Krome ili alportis aliajn kopalojn malgrandajn por trinki ĉampanon, likvorojn. Finiĝis ĉi tiu parto de la festeno, kaj akompanata de opera muziko, aperis grandega, ege grandega, eble ok etaĝa torto, kiu denove vekis la apetiton de la kolegaro. Kaj en la pinto de tiu giganta torto troviĝis ankaŭ tre granda eŭro monero. Mi ne sciis la kialon, sed ĉiu ĉeestanto volis, eĉ uzante sian fizikan forton preni parton de la monero. Je la fino mi jam komprenis la kialon posedi parton de la monero. Ĉar en la vivo ĉio finiĝas, ankaŭ finiĝis tiu “diboĉado”. Sed, mi deziras al vi rakonti pri du momentoj de tiu festeno. Eble mi kulpis pro mia nelerteco en tiuj luksaj bankedoj, kaj la fakto, ke mi ne estis rafinita homo. Mi ne scias kio okazis, sed en tiu momento, kiam mi trinkis vinon, same faris s-rino Maria, vole aŭ ne vole sur ŝia brusto falis parton de la vino (ankoraŭ mi ne scias ĉu mi kulpis). Sed mi akurate, prenis puran manĝotukon, kaj ĉar ŝi kunportis vestaĵon kun granda dekolto, vi povas imagi, mian nervozecon, purigi tiun parton de ŝia korpo. Ŝi ne protestis, kaj kviete, kun granda rezigno toleris “mian laboron”, eĉ venis kelnerino solvi tiun problemon, sed s-rino Maria diris al ŝi: faru nenion ĉar ĉi tiu sinjoro, bone purigas ĝin. S-rino Maria, kiu estis tre edukita, diris al mi, s-ro Luis, ĉi tie iomete pli sube ankoraŭ restas gutetoj el vino.
Luis Serrano Pérez (daŭrigos)
— bildo 5 —
KAE-Informilo — 8 —
KUNLIGITECOJ
Kiel kaj same ĉiuj el ni mem, niaj plej proksimaj samideanoj, t.e. najbaroj niaj, plezure interrilatiĝas kun ĉirkaŭaj proksimuloj. Sekve, legu la rezulto de du el tiuj okazintaĵoj.
[BILDO p.8 | 8,29,22,54] Portreta foto de virino kun bukla hararo kaj strikolora vestaĵo, Trini Garcia Cobacho.
PARLEN LES DONES (Parolas la virinoj) verkis: Tate Calvi kaj Daniel Romaní ene de la kolekto: Quaderns de divulgació històrica (Kajeroj de historia diskonigo)
La ĉefrolulinoj de tiu verko estas 20 virinoj de la urbo Sant Cugat del Vallès (Barcelono) kaj iliaj elstaraj biografioj intermiksitaj en la vivo kaj evoluo de tiu urbo dum la periodo 1912 ĝis 1936, t.e. la komenca jaro de la hispana intercivitana milito.
Plej multe el tiuj virinoj naskiĝis en la sama urbo kaj kelkaj alvenis el diversaj partoj el Hispanujo.
Kaj ene de tiuj lastaj, oni povas legi pri samideanino TRINI GARCIA COBACHO, agema esperantistino tre konata en nia movado, kiu, naskita en la jaro 1918 en urbo Balsapintada (Murcia), en ŝia infanaĝo alvenis al Katalunujo pere de ŝipo kiu forvelis el la haveno de Cartagena.
S-anino Garcia edziniĝis kun alia esperantisto, Jozefo Anglès. Tiu verko, riĉe ilustrita kun fotografaĵoj, ne nur de la protagonistinoj kaj familianoj, sed de la urbo Sant Cugat kaj siaj plej elstaraj historiaj momentoj; kaj ene de tiuj fotografaĵoj oni trovas la de la tiutempa Grupo de Esperanto Sant Cugat kaj de nia amikino Trini, ne la fotografaĵo de la komenco de tiu artikoleto, sed alia farita en ŝia belega kaj luma 15-a jaraĝo.
Nian koran gratulon!
[BILDO p.8 | 43,64,50,71] Malgranda grafika simbolo de duobla sago « >> ».
ATENTIGU pri REABONOJ:
Nia bulteno KAE-Informilo 10 eŭroj (familia jarabono 12 eŭroj) Bonvolu legi en paĝo 12-a kiamaniere pagi. Dankon por via helpo!
KAE-Informilo — 9 —
[BILDO p.9 | 54,4,76,35] Foto: viro kaj virino sur podio dum transdono de memortabulo; fone ekrano kun bildo de Che Guevara.
La 18-an de la pasinta Februaro, la auditorio de strato Lacy, el urbo Sabadell, -245 sidlokoj-, restis malgranda por ricevi pli ol 400 personoj kiuj iris tien por aŭskulti la prelegon de kubanino kaj med-doktorino Aleida Guevara, filino de la mondkonata “Che” Guevara; la kerno de la prelego estis la solidareco ke Kubo disvastigas tra la mondo, kiel la kuracistoj kiuj unue instruas kaj poste sendas al kelkaj malriĉaj regionoj de la latina Ameriko kaj la kubaj kampanjoj de alfabetigado. Organizis la loka “Casal de Cuba” (Kuba Domo) kaj kunlaboris Federacio de Asocioj de Enmigrintoj de Vallès (Sabadell-a distrikto) kun siaj flagoj, kiuj, starigintaj en la podio, aspektis veran internacian kunvenon. Ĝis tie, la kutime ordinara ĵurnala informado. Sed…
en la antaŭaj paroloj de tiu akto, estis la propra prelegantino, Aleida Guevara kiu, nome de “Casal de Cuba”, transdonis memoran tabulon al la veterana militanta komunisto kaj samtempe rimarkinda personeco de la loka esperantistaro, s-ano LUIS SERRANO PEREZ.
Al la aplaŭdoj ricevitaj, kunigas la niajn plej sincerajn.
NIAJ MONATAJ BABILADOJ
“La bankoj kaj la borso”, Sabadell, Casal Pere IV, dimanĉon la 16-an de Januaro.
Iomete akra diskuto, sendube interesaj la demandoj proponitaj de nia kunordiganto.
La dua demando proponita alportis al la diskuto la nomo de RAMONCIN, konata hispana kantisto, kiu pri la bankoj kaj en televida programo aŭguris, ke nur unu banko sufiĉus por niaj bezonoj. Kontraŭdiroj al tiu ideo subite aperis.
La fina interrilato kun la borso, aspektis ne tiel interesa.
Dua babilado, la 20-an de Februaro ĉe samideanino Maria Almagro, el Barcelono. Bona kvanto de gepartoprenantoj. Temo: “Gepatroj, gefiloj, socio”.
Feliĉe la respondoj de la kunvenintoj ne ĉiam kongruis kaj alportis plurajn opiniojn, dezirinda celo de tiuj babiladoj.
“Grupo Aŭroro” Formika Martinenka, Barcelono, la 20-an de Marto. Temo: “Planedo, naturo kaj ni”. Tikla temo. Kaj la gravaj japanaj eventoj de tiuj tagoj en la menso de ĉiuj.
Polucio, senarbigo, dezertigo, degeliĝo, amaso da problemoj kaj solvoj nevideblaj.
En la tri babiladoj ne mankis la afablajn invitojn de la lokaj grupoj kaj la fina frata kunmanĝado.
SaTor
— bildo 6 —
KAE-Informilo — 10 —
ION EL ĈIO
STANO MARĈEK, eldonis hispanlingvan tradukon de sia lernolibro ESPERANTO PER REKTA METODO (El esperanto por el método directo). Hispanlingve tradukis Augusto Casquero kaj la teksto reviziis Jesús M. Garcia Iturrioz. Temas pri riĉe ilustrita rektmetoda lernolibro por infanoj kaj plenkreskuloj. La lernolibron akompanas (memstare mendebla) didaktikan materialon: 500 kartonaj instruaj bildoj (ankaŭ sur KD) kaj kompakta disko kun Modela elparolo.
BOA SR. Kun la forpaso de tiu olda virino, Boa Sr, malaperis la lasta parolanto de BO, unu el la denaskaj lingvoj de Andamanujo, fora hinda insularo. Tiu lingvo -BO- naskiĝis antaŭ 65000 jaroj. Kvankam oni jam atendis la malaperon de tiu lingvo, pli ol unu jarcento antaŭe.
Unu jarcento kaj duono antaŭe, la andamanoj estis 5000 personoj, hodiaŭ nur postvivas 53, kiuj nur fuŝparolas la hindia lingvo inter ili.
KIAMANIERE DIRAS LA ĈINOJ… Ĉi tie, ni diras, ke ion sonoras kiel “ĉine dirite”, se oni komprenas nenion. Kiamaniere diras tion en Ĉinujo? Por ili, tio estas “ĉiela skribado”; angloj, portugaloj kaj poloj diras: “ŝajnas greka lingvo”; kvankam la italoj diras “turka lingvo”, francoj pensas pri la “hebrea” kaj la germanoj…pri la “hispana”.
ESPERANTO en EKZAMENO de la ANGLA LINGVO. En pasinta somero, okazis la tutlanda ekzameno universitata (la plej alta nivelo 6) en Ĉinujo. Ĝia aŭskulta parto koncernis Esperanto-n. Mallonga teksto voĉlegita de du ne-ĉinoj (viro kaj virino) prezentis la iniciatinton, evoluon kaj rolon de Esperanto, influon de Ĉinujo al tiu lingvo kaj originon de la Esperanto-lingvaj vortoj. En tri minutoj, oni devas respondi, anglalingve, al la sekvantaj tri demandoj: 1- Kion la parolantoj diras al ni pri Esperanto? 2- Kio estas dirata pri la internacia movado akceli la uzadon de Esperanto? 3- Kion la parolantoj diras pri Esperanto en Ĉinujo?
VERDA FILMEJO. Ĉu vi konas ĝin? Tio estas retpaĝo, kie vi povas renkonti diversajn filmojn, filmetojn kun ESPERANTAJ SUBTEKSTOJ kaj interesajn informojn pri kinarto.
Mastras tiun projekton Aleksander Osincev, el Rusujo, konata en interreto per la kaŝnomo KienLi.
Ĝuu de tiu filmoj en: http://filmoj.net.
BURUNDO. Temp’ al tempe, interreto surprizas nin. Tiufoje estis e-majlo ricevita el
—>>>>>
Ni ĉiuj estas nesciantoj. Okazas, ke ne ĉiuj senscias la samon.
KAE-Informilo — 11 —
Burundo. Ampleksa informo pri la agado de lernantoj de Esperanto, apartenantaj al liceo de Gasanda.
La raporto de la finjara kurso-festo similas al la festoj de niaj grupoj, verdire, grupetoj. Sed ni devas elstari, ke al tiu kunveno ĉeestis 72 homoj, ĉiuj esperantistoj, escepte 4 (lernejestroj de la liceo); ankaŭ, ke oni prelegis pri la evoluo de Esperanto ĝenerale en la tuta mondo kaj en Afriko kaj, precipe, en Burundo.
Kaj fine ili petas helpon por pliampleksigi ilian agadon. Adreso por eventuala kontakto:
Hasano Ntahonsigaye B P 170 RUMONGE Burundo
MUZEO de ESPERANTO de SUBIRATS. Kun tiu nomo, kaj ene de:
la Turisma Patronaro el Subirats (Katalunujo/Hispanujo), amplekse kaj detale informas pri la Muzeo de Esperanto de Sant Pau d’Ordal, siatempe fondita de la jam bedaŭrinde forpasita agema samideano Lluis HERNANDEZ IZAL.
KURIOZAĴO. Unu el la pruvo en kiu devas sukcesi kosmonaŭto antaŭ eliri al la kosmo, estas la riparado de necesejo. Tio ŝajnas iomete banala laboro, sed pensu pri la neebla postvivo sen iri al la necesejo kaj en la orbito oni ne trovas alian lokon kien iri, malgraŭ ĝia vasteco.
Kvankam tion al ni mirigas, fari fuŝstrekojn (aŭ skribaĉojn) helpas la koncentradon de nia menso kaj la memorigado de io teda.
La beta suko pligrandigas la fizikan reziston (Kontraŭstaron) ĝis 16 procento, ĉar ĝi malgrandigas la oksigenan peton de niaj muskoloj.
Same kiel la arbaj trunkoj, la skvamoj utilas por scii la aĝo de la fiŝoj.
Ĉu estas certa, ke la maro estas plenplena de oro? La procento de oro en la komponado de la mara akvo estas malaltega, sed la oceana grandego faras, ke la fina kalkulo prezentas antaŭ ni gravan totalon. 9000 milionoj da kilogramoj, sed… ene de 1400 000 000 km3 de akvo de nia planedo (1 km3 egalas al unu triliono de litroj, ĉiam angla-germana sistemo).
Kial la sango gustas sale? Ĉar, same la sango de la restantaj bestoj, ĝi enhavas sodan kloridon, t.e. salonm [?], kiel heredode [?] niaj antaŭpraŭloj, kiuj loĝis apud la oceanoj.
S. T. G.
Legi en:
