«La gardantoj de Esperanto, heredantoj de utopio»: *Las Provincias* surpapere (2026)

Plena teksto, en nia traduko, de la raporto de Jorge Alacid pri la esperantistoj de Valencio, kiun la valencia ĵurnalo Las Provincias publikigis papere dimanĉe, la 25-an de oktobro 2026, sur la paĝoj 12 kaj 13 de sia sekcio Valencia, kun fotoj de José Luis Bort. La hispanlingva originalo troviĝas en la hispana versio de ĉi tiu paĝo. La reta versio de la raporto, pagenda, aperis la 19-an de oktobro; nia afiŝo pri ĝi reproduktas la sonregistraĵojn de la vizito, transskribitajn.

La paĝoj 12 kaj 13 de Las Provincias de la 25-a de oktobro 2026. Tuŝu la bildon por pligrandigi ĝin.
La paĝoj 12 kaj 13 de Las Provincias de la 25-a de oktobro 2026. Tuŝu la bildon por pligrandigi ĝin.

La raporto

Rezistantoj en Valencio. Manpleno da adeptoj de la universala lingvo kreita en la 19-a jarcento gardas tiun heredaĵon en sia sidejo, ĵus reakirita

Jorge Alacid

Raúl Salinas en la sidejo de la Fondaĵo, kun la esperanta flago. JOSÉ LUIS BORT
Raúl Salinas en la sidejo de la Fondaĵo, kun la esperanta flago. JOSÉ LUIS BORT

Raúl Salinas diras, ke li estas informadikisto jam de kvardek jaroj, ĉar jam sesjara li komencis ludi per la unuaj komputiloj, kiuj cirkulis en lia hejmo. Ankaŭ esperantisto li estas delonge: li estis adoleskanto, kiam venis en liajn manojn numero de la revuo PC World, kiu en tiu malproksima monato de lia juneco donace ofertis disketon por komenci lerni la laŭpretende universalan lingvon, naskiĝintan kun la celo esti lingvo franka por la tuta mondo. Kreaĵo de la pollitova doktoro Ludwik Lejzer Zamenhof, kies familinomo iom sonas en Valencio: al li estas dediĉita strato en la kvartalo Petxina, honoro, kies klarigo montras al la proksima rilato, kiun la adeptoj de tiu lingvo inventita en la 19-a jarcento havas kun la urbo. Kaj ankaŭ kun la provinco: Cheste, ekzemple, havas sian propran historion pri tio, kiel substrekas Salinas el la apartamento en la strato Duque de Calabria, kie havas sian sidejon la valenciaj esperantistoj, ĵus reakiritan. Ili estas la heredantoj de tiuj, kiuj ĉirkaŭ 1934 konvinkis la respublikan urbestraron distingi per tiu strato, kiu portas lian nomon, ilian Ĉefpastron, la menciitan Zamenhof, kies memoron ili ankoraŭ honoras, kvankam kun malpliiĝinta nombro. Ili estas la rezistantoj de Esperanto. Ili estas homoj kiel Raúl mem aŭ Joan Catalá, entuziasma ŝatanto de la lingvo naskiĝinta kun universala celo.

Salinas krome agas kiel ia ĉefoficisto (CEO) de la esperantismo, ĝia gardanto de la esencoj, ĉar li krome zorgas pri la apartamento, kiun administras la tiel nomata Esperanto-Fondaĵo de la Valencia Komunumo, starigita antaŭ notario la 18-an de aprilo 1988 danke al la decidema impulso de ĝia iniciatinto, Fernando Soler Valls, valenciano el Albaida, kiun en la klopodo sekvis lia filo, José Fernando Soler Sempere. Oni povas dedukti, ke ili neniam havis eksterordinaran efikon en la valencia socio, ĉar la malproksima revo, per kiu Zamenhof naskis sian kreaĵon en 1887, neniam sukcesis plenumi sian ĉefan celon, preskaŭ utopion: ke la homoj povu komuniki en unu sola lingvo, fantazio de universala dulingveco, ĉar ili konservus la gepatran lingvon sed aldonus ĉi tiun alian trovaĵon, nomitan per tiu vorto, elektita ĉar ĝi celis la koron de la intencoj de ĝia kreinto. Esperanto venas de esperanzado («esperanta, esperoplena»), la kaŝnomo, kiun uzis tiu doktoro, kies atendoj estis vanaj… ĝis certa punkto. Li ne atingis la mondan agnoskon, kiun li sopiris, sed almenaŭ en Valencio kaj en la cetera mondo li havas grupon da entuziasmaj aliĝoj al sia malnova aspiro, la utopio, kiu neniam prosperis.

Lernolibro de Esperanto, gardata en ilia valencia sidejo. J.L.B.
Lernolibro de Esperanto, gardata en ilia valencia sidejo. J.L.B.

Liaj valenciaj simpatiantoj nun havas kialon por ĝoji. Ili ĵus reakiris la administradon de la Fondaĵo, kies sorto travivis mil komplikaĵojn, ĝis finfine Raúl, kune kun aliaj membroj de la loka esperantismo kiel Ramón Diago kaj Luis Salag, sukcesis reakiri la kuratorecon de la ento, eniris la apartamenton, iĝintan ia muzeo de la esperantismo, kaj komencis ordigi la meblaron kaj la ceterajn restaĵojn de la ŝippereo, inkluzive de relikva komputilo, kiu, danke al lia lerteco kiel profesia informadikisto, estis malĉifrita por malkaŝi la sekretojn, kiujn ĝi enhavas.

La sidejo de la Fondaĵo gardas valoran arsenalon da objektoj ligitaj al la esperantismo: ĝi estas iom sanktejo kaj iom muzeo

La ceteraj pecoj, kiuj rakontas la historion de la esperantismo, salutas la vizitanton de la loĝejo, dum oni finordigas ĝin. Estas malnova afiŝo de doktoro Zamenhof, portretoj de la fondintoj de la Fondaĵo, mistera piano, arkivoj, dosierujoj kaj diversaj paperaĵoj… Kaj flago, la flago de la esperantismo. Verda, kompreneble, ĉar tio estas la emblema koloro de la movado, tiu de la espero. En angulo troviĝas ĝia alia simbolo, la blanka, kiu enkorpigas la pacon, apud kvinpinta stelo: tiom da pintoj, kiom da kontinentoj. Kaj ili eĉ gardas ian bibliografian produktadon, kiel montras Salinas kaj Catalá, ŝirmitaj malantaŭ ampleksa kolekto de libroj en Esperanto.

Aĵoj hereditaj de la antaŭaj administrantoj de la Fondaĵo. J.L.B.
Aĵoj hereditaj de la antaŭaj administrantoj de la Fondaĵo. J.L.B.

Kaj ili krome alportas alian specon de argumentoj, ĉi-foje muzikajn, por defendi sian ideon, ke Esperanto havas ne nur pasintecon, sed ankaŭ estontecon. Oni parolas ĝin, eĉ se en malgrandaj grupoj, sed oni ankaŭ povas kanti ĝin: atentu ĉi tiun himnon titolitan Mia loco, verkon de bando nomata Eterna Rima, kiu ja rimas. Ĝi estas adapto de la lingvo de Zamenhof al la repa universo, bagaĝo, kiu fortigas la vivantecon de Esperanto, enhavas pli ĝuste ĝian spiriton, la netuŝeblan. Prozaike, ĝia valencia Fondaĵo nun disponas pri valora havaĵo, kiun ĝiaj gvidantoj intencas uzi por disvastigi en la socio la praktikajn profitojn, kiuj devenas de la praktikado de la lingvo.

Laŭ peto de LAS PROVINCIAS, Raúl klarigas siajn intencojn… en Esperanto. Oni pli-malpli komprenas lin, kiam li kuraĝas kun Joan partopreni la eksperimenton legi en la lingvo de Zamenhof artikolon de nia ĵurnalo. Kaj oni pli-malpli komprenas ilin, ĉar Esperanto, kiu ne havas unu solan radikon, konstruiĝas kiel miksita lingvo, al kiu enfluas diversaj devenoj, sed la ĉefa trunko venas de la latinidaj lingvoj: tio estas, la ĉiama latino, tiu de niaj prapatroj, la paĉjo de la hispana, de la valencia kaj de tiom da aliaj branĉoj de tiu densfolia arbo. Cetere, Esperanto estas lingvo sen genro. Tiel oni komprenas, ke la forpasinta Fernando Soler nomis sian hundineton ‘Verda’, kiu povus esti ankaŭ virhundeto kaj havi la saman nomon. Raúl ridetas, rakontante la anekdoton, kaj montras al la plafono (stelo ornamas la koridoron de la domo) kaj poste al la planko de la apartamento, kiu estas duone sanktejo, duone muzeo. Efektive, ĝi estas kahelita per brilega koloro… verda.

La vizito finiĝas, kaj la renkontiĝo kun Raúl kaj Joan ankaŭ. La apartamento baldaŭ estos luigata, kontraŭ prezo, pri kiu la Fondaĵo ankoraŭ pripensas. Raúl eliras sur la balkonon por saluti. Li ĵus rakontis al ni, ke li, kiel la plimulto de la esperantistoj, decidis studi la lingvon kaj poste fari ĝin sia, ĉar ili havis ian naturan poliglotan inklinon. Li ankaŭ rimarkigas, ke en la jaroj de la flora periodo en Valencio, meze de la pasinta jarcento, ĝia uzo kutime disvastiĝis inter maldekstraj aktivuloj, de la socialismo ĝis la anarkiismo, kaj inter sindikatanoj, tendenco kiu povas klarigi, ke tiu respublika urbestraro siatempe enmetis Zamenhof en sian stratnomaron. Liaj heredantoj ne tiel akcente kunhavas tiun saman aliĝon; la profilo, kiun Salinas opinias nun plej kutima, estas lia kaj tiu de Catalá, tiu de komputilemuloj, ĉu kiel hobio, ĉu kiel profesio. Sed la unuaj kaj la aliaj, la pioniroj kaj iliaj nunaj sekvantoj, parencas per komuna ligo. Ili ne nur kunhavas la intereson pri ĉi tiu lingvo, sed konsideras sin dotitaj per komuna sento, la ideo de frateco. La atributo, kun kiu ĝi naskiĝis, «sento de universala homeco».

Salinas, sur la balkono de la domo. J.L.B.
Salinas, sur la balkono de la domo. J.L.B.

Pruvo de la flora periodo, kiun la lingvo havis, precipe inter la maldekstruloj, estas la strato, kiun la respublika urbestraro dediĉis al ĝia inventinto

Cheste, la aktiva Compostela de la valenciaj esperantistoj

J.A.L.

La historio de Esperanto en Valencio ne apartigeblas de la sortoj, kiuj markas la biografion de unu el ĝiaj ĉefaj kreintoj. Francisco Máñez, loĝanto de Cheste, kiu dum la pasinta jarcento disvastigis la profitojn de lingvo, al kiu li venis memlerne. Frukto de lia entuziasmo, li starigis tre proksimajn ligojn kun aliaj eŭropaj esperantistoj, tiom ke li mobilizis la tutan urbeton por akcepti 400 aŭstrajn infanojn, kiuj alvenis tien fuĝante de la Unua Mondmilito. Kiel tiom da esperantistoj, Máñez, terkultivisto laŭ profesio, estis maldekstrulo. Aktiva membro de PSOE [la Hispana Socialista Laborista Partio], post la Hispana Enlanda Milito li estis arestita kaj kondamnita al morto de militista tribunalo, sed lia puno estis ŝanĝita al 30 jaroj da malliberejo. Li estis malliberigita en San Miguel de los Reyes ĝis sia kondiĉa liberigo en 1943, kiam li translokiĝis por loĝi en Zaragozo, kie li mortis… kvankam ne tute.

Almenaŭ lia memoro vivas, ankoraŭ freŝa, en lia naska urbeto, ia valencia Compostela [pilgrimcelo, kiel Santiago de Compostela] por la adeptoj de la valencia esperantismo. Grupigitaj en asocioj kiel la Ateneo La Alianza, ili organizas renkontiĝojn, eldonas publikaĵojn kaj daŭrigas serion da publikaj agadoj: en kelkaj lokoj de la urbeto oni eĉ instalas ŝildojn, kiuj proklamas Cheste esperanta centro. Ĝi ankaŭ akceptis lastatempe la landan kongreson de la adeptoj de la lingvo, kiel klarigas Rosa Zanón, animo de la grupo kaj aktiva (kaj ekzempla) batalanto por la ĉefa celo de la adeptoj de Zamenhof kaj Máñez: «Ke Esperanto daŭre havu la gravecon, kiun ĝi ĉiam havis en nia urbo».

Diferencoj kompare kun la reta versio

La presita teksto ne estas identa al la reta: ĝi estas redaktita por la papero, kaj ne enhavas la korektojn, kiujn la reta versio ricevis la saman 19-an de oktobro en kvar lokoj (la citaĵoj, tradukitaj):

  • La starigo de la Fondaĵo en 1988. Papere: «danke al la decidema impulso de ĝia iniciatinto, Fernando Soler Valls, valenciano el Albaida, kiun en la klopodo sekvis lia filo, José Fernando Soler Sempere». En la reto: «danke al la decidema impulso de José Fernando Soler Sempere, filo de la ĉefa iniciatinto de la esperantismo, Fernando Soler Valls, valenciano el Albaida, al kies posteulo helpis en tiu klopodo du aliaj ŝatantoj de la lingvo, Rafael Herrero kaj Juan Bautista Fontecha».
  • La sidejo. Papere, la apartamento estas, kie «havas sian sidejon la valenciaj esperantistoj». En la reto, ĝi estas la «sidejo de la Fondaĵo, kiu kunigas grandan parton de la valenciaj esperantistoj, ĵus reakirita, kiu kunekzistas kun tiu, kiun okupas Grupo Esperanto de Valencia, asocio ekzistanta ekde la jaro 1903».
  • La aŭstraj infanoj. Papere, Cheste akceptis «400 aŭstrajn infanojn, kiuj alvenis tien fuĝante de la Unua Mondmilito». En la reto: «dekon da aŭstraj infanoj, kiuj alvenis tien fuĝante de la malsato, kiu sekvis la Unuan Mondmiliton en Mezeŭropo». Pri tiuj infanoj, vidu Dek kvar aŭstraj infanoj en Cheste.
  • Zaragozo. Papere, Máñez «translokiĝis por loĝi en Zaragozo»; en la reto, «translokiĝis ekzilite al Zaragozo».

Fonto