La 14an de oktobro 1957, hodiaŭ antaŭ sesdek naŭ jaroj, la rivero Turia dufoje elbordiĝis en unu sama tago kaj inundis duonon de Valencio. La Hispana Esperanto-Federacio tiam havis sian sidejon en la urbo, kaj ĉi tie oni presis ĝian Boletín. La numero de oktobro-decembro 1957 dediĉis du paĝojn al la katastrofo: kronikon subskribitan per la inicialoj de la redaktoro, Luis Hernández Lahuerta, foton de la inundita strato kaj unuapersonan rakonton de esperantisto, kiu fuĝis el sia hejmo kun la akvo ĝis la koksoj. Kaj ĝi rakontis, ke inter la viktimoj estis «kelkaj samideanoj», kiuj perdis siajn hejmajn havaĵojn kaj siajn laborilojn.
La esperantistoj sendis monon, kaj la 18an de januaro 1958 oni disdonis ĝin inter la damaĝitoj dum festo en la Montepío de la Dependencia Mercantil, kie la grupo kunvenadis. Duonjaron poste, germana esperantisto, kiu ne volis diri sian nomon, sendis ankoraŭ kvincent pesetojn por la damaĝitoj. La novaĵo atingis ankaŭ Usonon, sed tien ĝi alvenis ŝanĝita.

«La Banko de Valencio kaj la Teatro Principal speguliĝas en la akvo, kiu ĉi tie atingis, en sia plej alta momento, preskaŭ du metrojn.» Foto kaj subskribo el la Boletín de la Federacio, n-ro 106 (oktobro-decembro 1957).
La inundo, per malmultaj ciferoj
Post pluva festa longsemajnfino, en la nokto de dimanĉo la 13a pluvis kun neniam vidita forto en la baseno de Turia. La alarmoj sonis je la dekunua nokte; iom post noktomezo la rivero jam fluis super la balustradoj. Iu analizo de la Universitat Politècnica de València bazita sur la studo de Cristina Puertes kaj Félix Francés lokas la unuan altiĝon je la kvara matene de lundo la 14a, kun 2 700 kubaj metroj sekunde, kaj la duan je la dua kaj duono posttagmeze, kun 3 700. En kelkaj stratoj la akvo superis kvin metrojn —en tiu de Doctor Olóriz—; ĉe la Teatro Principal, la Banko de Hispanio kaj la Universitato, ĝi atingis ĉirkaŭ du.

La strato Pintor Sorolla, fariĝinta «una inmensa laguna» (grandega lago), la 14-an de oktobro 1957. Foto el la broŝuro «Luto en Valencia».
Nekonata aŭtoro, publika havaĵo (CC0), en Vikimedia Komunejo.
La oficiala bilanco, de la komenco de novembro, estis 52 mortintoj kaj malaperintoj en la urbo kaj 29 en la resto de la provinco: 81. La ĵurnalisto kaj kronikisto de Valencio Francisco Pérez Puche memorigas, ke tiu sumo «restis kiel definitiva, kvankam poste aperis sufiĉe multaj pliaj mortintoj», kaj ke oni neniam scios la ĝustan nombron. Ĉirkaŭ dudek mil personoj havis damaĝojn hejme, kaj el la stratoj oni forigis 1 131 000 tunojn da koto. El tio naskiĝis la nova kuŝejo de Turia, tiu de la Plan Sur («Suda Plano»), kiun la ministro pri Publikaj Konstrulaboroj inaŭguris la 22an de decembro 1969 kaj kiu estis tute finita, kun la pontoj kaj la aliroj, nur en 1972 (kronologio de la inundo kaj la Plan Sur); la malnova kuŝejo poste fariĝis la ĝardeno, kiu hodiaŭ trairas la urbon.

Forigo de la koto ĉe la kruciĝo de la stratoj Pintor Sorolla kaj Universidad, en oktobro 1957.
Foto: B25es, CC BY-SA 3.0, en Vikimedia Komunejo.
Kion publikigis la Boletín
La Hispana Esperanto-Federacio —la HEF— havis sian sidejon en Valencio de sia leĝigo, en 1947, ĝis la translokiĝo al Zaragozo, decidita en 1962, kaj en 1957 ĝi troviĝis en la strato Pelai 7, je unu paŝo de la Norda Stacidomo. Ĝia bulteno, la Boletín, estis presata ankaŭ ĉi tie, kaj ĝin redaktis Luis Hernández Lahuerta.
La numero 106, de oktobro-decembro 1957, malfermiĝas per hispanlingva ĉefartikolo okaze de la dek jaroj de la Federacio, «Fructífero decenio» («Fruktodona jardeko»). En la mezo de la teksto, kiel pruvon de la frateco inter la esperantistoj, ĝi mencias la inundon:
Kaj, kiel palpebla pruvo de tiu grandioza sento de solidareco, jen la unuanima krio de bedaŭro kaj la kortuŝa promeso de materia subteno de ĉiuj hispanaj esperantistoj al la viktimoj de la terura inundo, kiun ĵus suferis la valencianoj, inter kiuj troviĝas kelkaj samideanoj, kies modestaj hejmaj havaĵoj kaj laboriloj malaperis en la turbulaj akvoj, aŭ disfalis sub dika tavolo de koto…
Sur la paĝoj 6 kaj 7, en Esperanto, aperas la kroniko, subskribita «L. H.» —la samaj inicialoj, per kiuj en la sama numero la redaktoro subskribas sian «Koncizan respondon de la Redaktoro»—: «Doloro kun funebro», kiu daŭras kiel «Dum la katastrofo». Ĝi klarigas, ke en la nokto de dimanĉo nigraj nuboj haltis kontraŭ la montoj de la internlando kaj elverŝis «veran rekordon en Eŭropo —852 litroj por ĉiu metro kvadrata!—»; ke la akvo eniris la urbon je la unua kaj duono matene; ke en la mallarĝaj stratoj de la laboristaj kvartaloj ĝi atingis preskaŭ du metrojn kaj nun «pli ol tricent domoj ne plu estas loĝeblaj»; ke la inundo «ne konis nek respektis limojn» kaj eniris same la riĉajn kvartalojn, la luksajn magazenojn, la Poŝtoficejon, la teatrojn kaj la bankojn, kie la koto plenigis la keletaĝojn; kaj ke posttagmeze la dua altiĝo levis la nivelon ankoraŭ duonan metron. «La vespero kaj nokto de tiu lundo estis io, tiel terura, kiel neniam antaŭe okazis al nia urbo.» Pri la nombro de viktimoj ĝi donas neniun ciferon: ĝi nur diras, ke apud la enfluejo, kie la akvo kovris ĉion ĝis la maro, «la detruo estis kompleta kaj la nombro da viktimoj tre granda».
La 852 litrojn la kronikisto ne elpensis. La Almanaque de Las Provincias, kiu resumis la inundon surbaze de la oficialaj raportoj de la 20a de oktobro, atribuas ilin al la akvorezervejo Buseo, en Chera, la 14an de oktobro, kaj donas 610 litrojn al Llíria, 850 al la Pobla de Vallbona kaj 650 al la urbo Valencio. Pérez Puche, kiu kolektas tion en 2024, demandas, ĉu temas pri fidelaj registroj: la reto de observantoj ne estis profesia, ne ĉiuj povis eliri por malplenigi la pluvometrojn, kaj multaj registroj haltas ĉe 200 litroj, la limo de la aparato —en teksto de 2017 li ekzemplis per Casinos, Olocau, Llíria, Pedralba, Bugarra kaj Xulilla, kie la pluvometroj superfluis—. Ke temis pri «vera rekordo en Eŭropo» diras la kronikisto; ni ne povis kontroli tion.
Apude, la sama numero publikigas kanton: la nederlanda esperantisto Izak Schoon, el Haarlem, kiu dufoje vizitis Valencion, adaptis en Esperanto la tekston de Valencia, «la tutmonde konata kanzono», kun titolo kiu ĉion klarigas: «Per kanto ankaŭ oni povas omaĝi gajan urbon, kiam ĝi profunde malgajas…».
«Jen, kion mi spertis»: la rakonto de Juan Devís
Sur la paĝo 7, en la kolumno apud la kroniko, esperantisto rakontas unuapersone sian nokton. Ĝi estas subskribita de Juan Devís, sen la dua familia nomo. Verŝajne temas pri Juan Devís Calpe, kiu lernis la lingvon en kurso de 1951 kaj kiu en la sesdekaj jaroj instruos en la grupo kaj prezidos ĝin: li estas la sola Juan Devís, kiu aperas en la paperoj de la valencia esperantismo de tiuj jaroj. Jen ĝi, kompleta:
Jen, kion mi spertis… Personaj travivaĵoj de samideano dum la inundo
Mi loĝas en Valencio, en teretaĝo de domo, kiu kuŝas trans la rivero kaj fronte al ĝi. Suspektante neniun danĝeron, mi dormadis tute trankvile, kiam fortaj batoj subite frapitaj ĉe la pordo alarme min vekis. Tiam estis ĝuste la unua kaj duono, en la frua mateno de lundo, la 14an de Oktobro. Duone vestita, mi malfermis la enirejon kaj vidis najbaron, kiu, kvazaŭ freneza frapis kaj frapadis sur pordojn kaj fenestrojn, kriegante: «La rivero, la rivero elbordiĝas!» Efektive, per rapida ekrigardo mi vidis, ke la rivero kovris la tutan straton. Tuj-tuje, mi portis la alarmon al la ceteraj familianoj; kun ili kaj kun la eta fileto, mi plaŭde kuregis tra la akvomaso, ĝis proksima ŝtuparo de najbara korto. Mi revenis al la hejmo, kien la akvo jam eniris impete. Tamen, ankoraŭ mi sukcesis preni kelkajn vestaĵojn, sed la pordon mi ne povis fermi, pro la forto de la akvo, kiu jam atingis miajn koksojn. Ree kun la familio, savinte tiujn vestaĵojn, mi intencis ripeti la ekskurson; sed, tute neeble! Kuraĝa samcela najbaro devis senespere reveni, kun akvo jam ĉe la brusto.
Oni bonvole akceptis nin en la plej supra etaĝo; tie mi povis surmeti sekajn vestojn. De la teraso estis videbla la impona spektaklo de kvieta rivero transformita en furioza maro. La nokto estis hela; kaj la publikaj lumigiloj ankoraŭ ne estingiĝis. Ni vidis la dompordojn krevi kaj forsalti; ni vidis dispeciĝi kaj malaperi unu el la pontoj, dum en alia pli proksima, pluraj personoj, kaptitaj, en paroksismo de teruro, angore baraktis por eskapi…
La fluego forkunportis plej lavange, en sia ondado, dronintajn bestojn: ĉevalojn, bovinojn, porkojn, k. t. p. krom meblojn, trabojn, arbojn —ankoraŭ kun branĉoj kaj radikoj— plus mil kaj mil pliajn objektojn, kiuj ĥaose katapultis la ŝtonajn muregojn de la pontoj aŭ obstrukciis iliajn arkojn, por devojigi en la urbon la kirlantan fluegon. Kiam la suno ekaperis, la akvonivelo ekster la rivero atingis altecon de du metroj. Tio estis dum la unua alfluo.
Je la tria posttagmeze, en akompano de diluvo kaj timeginda fulmotondrado, venis la dua lavango, ankoraŭ pli detrua, kies nivelo estis sepdek centimetrojn pli alta ol la unua. Kiam vespere, la akvo kvietiĝis kaj elfundiĝis, ĉio ĉirkaŭe estis nur marĉo da koto…
JUAN DEVIS
Devís ne diras, en kiu kvartalo li loĝis, nek kiun ponton li vidis fali. La kvin ŝtonaj pontoj de la urbo eltenis, laŭ la studo de la Politekniko, sed ili ne estis la solaj: la infografiko de Las Provincias pri la inundo rakontas, ke la rivero detruis la lignan ponton (Pont de Fusta) kaj la piedpontojn de Campanar kaj de la Ekspozicio. Tiu, kiun Devís vidis dispeciĝi, povas esti iu ajn el ili.

Turia en Valencio la 15-an de oktobro 1957, la tagon post la inundo.
Nekonata aŭtoro, publika havaĵo (CC0), en Vikimedia Komunejo.
La mono: la monkolekto kaj la disdonado
La ĉefartikolo de 1957 parolis pri promeso. La numero 108 (marto-aprilo 1958), sur paĝo 114, tuj sub la financa bilanco de la Federacio, rakontas, kiel ĝi plenumiĝis:

La noto de la Boletín, n-ro 108 (1958), p. 114.
La sabaton, 18an de Januaro, en la salono de «Montepío de la Dependencia Mercantil», kun ĉeesto de la Valencia samideanaro, okazis intima festeto por distribui la monon, tiucele malavare sendita de la esperantistaro, inter la amikoj suferintaj damaĝojn dum la inundo. Kvankam la materia kvanto estis atentinda, plej valoris ĝia morala signifo.
La Montepío de la Dependencia Mercantil, en la strato Sant Vicent 67, estis la loko, kie la esperantistoj de Valencio kunvenis sabate posttagmeze —la Boletín de majo 1954, la n-ro 65, anoncas tion tiel—, kaj tie instruis Ernesto Tudela Flores, la kuracisto, kiu fariĝis la leksikografo de la hispana esperantismo. Kaj al Tudela alvenis, monatojn poste, plia helpo. La numero 110 (julio-aŭgusto 1958) rakontas tion sur la lasta paĝo:
De germana samideano, kiu deziras kaŝi sian nomon, la eksdelegito de U. E. A. en Valencio, S-ro E. Tudela, ricevis 500 pesetojn por distribui inter la esperantistoj, kiuj suferis damaĝojn, okaze de la riveralfluo en la pasintjara Oktobro. La konciseco de ĉi tiu informo, konforma kun la simpatia modesteco de la donacinto, neniel malgrandigas la koran dankon, kiun sincere altestime kaj publike esprimas nun al li la tuta Valencia samideanaro.
Tiun someron, la 19-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Castelló de la Plana (24-27an de julio 1958). La kroniko de la numero 111 diras, ke dum la inaŭgura kunsido doktoro Rafael Herrero Arroyo, prezidanto de la Federacio, «rememorigas emocie la fratan helpon, kiun Castellon donis rapide, senlime, senkondiĉe… al Valencio, en la teruraj tagoj de la pasintjara inundo».
La novaĵo en Usono

Amerika Esperantisto, januaro-februaro 1958, p. 19.
La revuo de la asocio de esperantistoj de Norda Ameriko, Amerika Esperantisto, publikigis en la numero de januaro-februaro 1958, sur paĝo 19, noton kun la titolo «Urbo de la Boletín suferis katastrofon». La informon, ĝi diras, sendis Luis Hernández, la redaktoro:
Oni diras, ke pli ol tricent domoj estis plene detruitaj, kaj neniu hejmo restis sen difektiĝo. La nombro de viktimoj alproksimiĝis al la dua milo. Estis la plej granda kataklismo en la tuta historio de la urbo Valencio. Sed bonŝance neniu Esperantisto perdis la vivon nek suferis gravan perdon de sia havaĵo, laŭ lastatempaj informoj de la “Boletin”.
La ciferoj ne kongruas kun tio, kion la Boletín mem estis skribinta, sed ne ĉiuj same. Tiun de la viktimoj oni legu singarde: viktimoj ne nepre signifas mortintojn, kaj la noto ne klarigas, ĉu ĝi kalkulas mortintojn aŭ damaĝitojn; la Boletín donis neniun ciferon, kaj la oficiala kalkulo estis 81 mortintoj kaj malaperintoj. Kie la valencia kroniko parolas pri tricent domoj ne plu loĝeblaj, la usona noto faras el ili tricent detruitajn. La klara kontraŭdiro estas la alia: la ĉefartikolo diris, ke estis esperantistoj, kiuj perdis ĉion hejme kaj en la laborejo, kaj la noto diras, ke neniu suferis gravajn perdojn. La paperoj, kiujn ni vidis, ne permesas scii, ĉu la diferencoj naskiĝis en Valencio aŭ en Novjorko.
Sesdek sep jarojn poste
La 30an de oktobro 2024, la tagon post la DANA, la WhatsApp-grupo de la valenciaj esperantistoj pleniĝis de mesaĝoj por scii, kiel fartas ĉiu. Du el tiuj, kiuj skribis, estis travivintaj la inundon de 1957. Elías Hernández Capdevila diris tion mallonge: «La unua inundego kiun mi spertis kaj suferis okazis en la jaro 1957, kun rezulto de dekoj da mortintoj». Kaj Ana Montesinos de Gomis, kiu tiam havis dek jarojn, rakontis tion tiel:
Mi bonege memoras la tiaman 1957 inundon en Valencio: pluvegis senĉese dum tri tagoj; ĉe ni, en Ruzafa, la akvo nur estis ĉirkaŭ 15 cm alta; ĉe mia avo, […] proksime al la Gran Vía del Marqués del Turia, ĝi atingis la unuan etaĝon. […] Jes, mi memoras multon bone: kiel IU post la unua Ondo, kuris proksime el la «Pont de Fusta» noktomeze, kriante al homoj «Vekiĝu kaj forkuru!», dank’ al kio multaj homoj savis sin,… ĝis kiam la dua Ondo atingis lin. Mi, 10-jaraĝa, ploregis kiam homoj savitaj dank’ al li (kvankam oni neniam sciis lian nomon) tion rakontis.
Ĝi estas la memoro de knabineto, skribita sesdek sep jarojn poste, pri rakonto kiun ŝi aŭdis; Ana ne sciis la nomon de la viro, kaj nenio diras, ke temis pri la sama najbaro, kiu vekis Devís. Komuna al ambaŭ rakontoj estas la averto de pordo al pordo, la sama, kiun laŭ Pérez Puche donis tiun nokton noktogardistoj kaj policanoj.
Kiel la valenciaj esperantistoj travivis la DANA-n de 2024 —kaj kio ŝanĝiĝis kompare kun 1957 en la maniero helpi unu la alian— ni rakontas en «La DANA de 2024, kiel ĝin vidis la valenciaj esperantistoj».
Ĉu vi travivis ĝin?
Se vi travivis la inundon de 1957, aŭ se oni parolis pri ĝi en via familio, ni ŝatus ekscii tion: kiel ĝin travivis la esperantistoj, kiujn vi konis, ĉu iu el via familio ricevis la helpon de la movado, ĉu la Juan Devís de la rakonto estis Juan Devís Calpe, kio okazis al la sidejo en Pelayo 7. Ankaŭ fotoj, leteroj kaj memoroj el tiuj tagoj interesas nin. Skribu al ni, kaj ni aldonos tion al ĉi tiu paĝo, kun via nomo, se vi volas.
Kion ni ne scias
La Boletín ne diras, kiom da mono oni kolektis, nek kiom da personoj ricevis ĝin, ne diras, kiu ricevis la helpon, kaj ne klarigas, ĉu la mono venis de grupoj aŭ de privatuloj. Ĝi ankaŭ ne diras, ĉu la sidejo de la Federacio, en la strato Pelai, suferis damaĝojn. Ni serĉis en la numeroj 106 ĝis 111 de la Boletín, en Amerika Esperantisto kaj en la tiumonataj esperantaj revuoj legeblaj enrete —Internacia Fervojisto, Internacia Ĵurnalisto, Flandra Esperantisto—, kiuj diras nenion pri Valencio; ke tio ne aperas tie ne signifas, ke neniu rakontis ĝin aliloke.
Fontoj
- Boletín de la Hispana Esperanto-Federacio, n-ro 106 (oktobro-decembro 1957): ĉefartikolo «Fructífero decenio» (p. 1); «Doloro kun funebro» / «Dum la katastrofo», subskribita L. H., la foto de la Banko de Valencio kaj la kanto de Izak Schoon (p. 6-7); Juan Devís, «Jen, kion mi spertis» (p. 7).
- Boletín, n-ro 108 (marto-aprilo 1958), p. 114: la disdonado de la 18a de januaro.
- Boletín, n-ro 110 (julio-aŭgusto 1958), lasta paĝo: la germana donaco.
- Boletín, n-ro 111 (1958): kroniko de la 19-a Hispana Kongreso de Esperanto, en Castelló.
- Amerika Esperantisto, vol. 72, n-roj 1-2 (januaro-februaro 1958), p. 19.
- Universitat Politècnica de València, «Un estudi UPV millora el coneixement de la riuada de l’any 1957» (2016), pri la doktoriĝa tezo de Cristina Puertes direktita de Félix Francés.
- Francisco Pérez Puche, «La riada que cambió Valencia» (2017): bilanco de viktimoj, pluvometroj, akvoniveloj kaj la nova kuŝejo.
- Francisco Pérez Puche, «”En realidad lo que pasó es que llovió mucho”» (2024): la pluvregistroj de la Almanaque de Las Provincias.
- Las Provincias, infografiko pri la inundo de 1957 (2017): la detruitaj pontoj kaj piedpontoj.
- «Calendario básico de la riada, el Plan Sur y el parque del Turia»: inaŭguro de la nova kuŝejo (1969) kaj fino de la laboroj (1972).
- Mesaĝoj de Elías Hernández Capdevila kaj Ana Montesinos de Gomis en la WhatsApp-grupo Grupo Esperanto Valencia, 30an de oktobro 2024.
Vidu ankaŭ: La legema koboldeto, pri la redaktoro de la Boletín; Ruzafa 7, Valencio (Hispanio), pri la jaroj, kiam la Federacio havis sian sidejon ĉi tie; kaj Kiel Esperanto revenis post la milito.
Referencoj
- La legema koboldeto
- Ruzafa 7, Valencio (Hispanio)
- Kiel Esperanto revenis post la milito: la rekonstruo, urbo post urbo
Legi en:
