Statuto de la Kultura Asocio Grupo Esperanto Valencia

Ĉapitro 1. Nomado, Sidejo, Kampo, Celoj kaj Agadoj

Artikolo 1. Nomado. En la urbo Valencio estas konstituita asocio, kiu nomiĝas “Grupo Esperanto Valencia” kaj regos laŭ la nuna Organika Leĝo 1/2002, de la 22-a de marto, kiu reguligas la Rajton de Asocio kaj laŭ la nunaj statuto.

Artikolo 2. Celoj kaj Agadoj. La celoj kaj agadoj de la Asocio estas promocii la diskonigon, instruadon kaj praktikadon de la internacia helplingvo Esperanto al la ĝenerala publiko.

Por atingi siajn celojn, la Asocio povas organizi bazajn kaj altnivelajn kursojn de la lingvo, kongresojn, konferencojn, laborsesiojn, projekciojn, konkursojn kaj similajn eventojn, ĉiam konforme al la nuna leĝaro. Ĉi tiu Asocio ne havos profitcelon.

Artikolo 3. Sidejo. La sidejo de la Asocio estos en la urbo Valencio, Avenuo Peris y Valero numero 96, 3a 5a, poŝtkodo 46006.

La estraro povas krei sociajn lokojn en aliaj partoj de la urbo kaj aliaj urboj, kaj havas la rajton ŝanĝi la ĉefsidejon kaj la lokojn, informante la kompetentan organon pri sia decido.

Artikolo 4. Agadoj. La Asocio funkcios en la provinco Valencio, havos nedifinitan daŭron kaj dissolviĝos nur per decido de la Eksterordinara Ĝenerala Kunveno kaj pro ajnaj kaŭzoj antaŭviditaj en la leĝoj.

Ĉapitro Dua: Pri la Estraroj kaj la Maniero de Administrado

Artikolo 5. Estraroj. La direkto kaj administrado de la Asocio estos farataj de la Prezidanto, la Estraro kaj la Ĝenerala Kunveno.

Artikolo 6. La Prezidanto. La Prezidanto de la Asocio havas la juran reprezentadon de la asocio kaj plenumos la decidojn faritajn de la Estraro kaj la Ĝenerala Kunveno inter la membroj, prezidante la sesiojn de ambaŭ.

La Prezidanto estos elektita de la Ĝenerala Kunveno inter la membroj kaj lia mandato daŭros du jarojn.

Artikolo 7. La Estraro. La Estraro estos la kompetenta organo por interpreti la regulojn enhavitajn en ĉi tiuj Statutoj kaj plenumi la mankojn, ĉiam submetante sin al la nuna leĝaro pri asocioj.

Artikolo 8. Kunmeto de la Estraro. La Estraro konsistos el Prezidanto, Vicprezidanto, Sekretario, Vicsekretario, Kasisto, Trezoristo kaj ses Voĉdonrajtaj Membroj.

Artikolo 9. Postenoj de la Estraro. La postenoj en la Estraro estos senpagaj, elektitaj de la Ĝenerala Kunveno, daŭros du jarojn, kvankam ili povas esti reelektitaj senlimte.

La postenoj en la Estraro renovigos duone. En la unua fojo renovigos la Vicprezidanto, Vicsekretario, Trezoristo kaj tri Voĉdonrajtaj Membroj; en la dua fojo, la sekvanta jaro, la Prezidanto, Sekretario, Kasisto kaj la aliaj tri Voĉdonrajtaj Membroj.

Artikolo 10. Taskoj de la Estraro. La tasko de la Estraro estas plani kaj direkti la sociajn agadojn kaj prizorgi la administradan kaj ekonomian administradon de la Asocio, prezenti al la Ĝenerala Kunveno la jaran buĝeton de enspezoj kaj elspezoj, same kiel la kontostaton de la antaŭa jaro.

Artikolo 11. Decidoj de la Estraro. La Estraro kunvenos tiom ofte kiom la Prezidanto aŭ la Vicprezidanto decidos, propra iniciate aŭ petite de iu ajn el ties membroj. La kunvenojn prezidos la Prezidanto kaj en lia foresto la Vicprezidanto aŭ la Sekretario laŭ tiu ĉi ordo, kaj en foresto de ambaŭ, la plej aĝa membro de la Estraro.

Por ke la decidoj de la Estraro estu validaj, ili devas esti faritaj per plimulto de voĉoj de la ĉeestantoj, necesante la ĉeeston de almenŭ sep el ties membroj.

La Sekretario, aŭ en lia foresto la Vicsekretario, faros protokolon de la kunvenoj, kiu estos transskribita en la protokollibro.

Artikolo 12. Kreo de Komisionoj. La membroj de la Estraro prezidos la Komisionojn, kiuj estos kreitaj de la Estraro mem, por delegi al ili la preparadon de certaj agoj aŭ agadoj, aŭ por ricevi de ili la necesajn informojn. Aldone, tiuj komisionoj konsistos el la nombro de Voĉdonrajtaj Membroj decidita de la Estraro, laŭ propono de siaj respektivaj prezidantoj.

Kiam necesa, la Estraro povas decidi ke la Komisionoj dividiĝu en subkomisionojn.

Artikolo 13. Aliaj Taskoj de la Prezidanto de la Estraro. La Prezidanto de la Estraro, krom la taskoj menciitaj en artikolo ses, havos la sekvantajn taskojn: a) Kunvoki kaj fermi la sesiojn de la Estraro kaj la Ĝenerala Kunveno, direkti la diskutojn de ambaŭ, decidi per decida voĉo en kazo de egaleco. b) Proponi la agadplanon de la asocio al la Estraro, stimulante kaj direktante ĝiajn taskojn. c) Ordoni la pagojn validajn.

La Prezidanto estos helpata en siaj taskoj de Vicprezidanto, kiu ankaŭ anstataŭos lin en kazo de vakeco, foresto aŭ malsano.

Artikolo 14. La Sekretario. La Sekretario ricevos kaj transdonos la aliĝpetojn, tenos la Dosieron kaj Libron de Registrado de la membroj kaj respondecos pri la administrada laboro de la ento.

La Vicsekretario helpos lin en lia taskoj kaj anstataŭos lin en lia foresto.

Artikolo 15. Taskoj de la Kasisto kaj la Trezoristo. Ĉi tiu Asocio havos ĝisdatan liston de siaj membroj; ĝi establos kontadon kiu ebligas akiri la fidindan bildon de la posedaĵo, la rezulto kaj la financa stato de la ento, same kiel la faritaj agadoj, faros inventaron de siaj posedaĵoj kaj kolektos en protokollibro la kunvenojn de siaj estraro kaj reprezentado. Ĝia kontado estos farita laŭ la specifaj normoj kiuj aplikeblas al ĝi.

La Trezoristo kolektos kaj gardos la monrimedojn apartenantajn al la Asocio kaj plenumos la pagordojn eldonitajn de la Prezidanto.

La Kasisto direktos la kontadon de la Asocio, registros kaj prizorgos la sociajn enspezojn kaj elspezojn, intervenante en ĉiuj ekonomiaj operacioj.

La Kasisto, kun la Trezoristo, formalizos la jaran buĝeton de enspezoj kaj elspezoj, same kiel la kontostaton de la antaŭa jaro kiuj devas esti prezentitaj al la Estraro, por ke ĉi tiu, siavice, prezenti ilin al la aprobo de la Ĝenerala Kunveno.

Artikolo 16. Devoj de la aliaj Membroj de la Estraro. Ĉiu el la membroj de la Estraro havos la devojn proprajn de sia posteno, same kiel tiuj kiuj devenas el la delegacioj aŭ komisionoj kiun la Estraro mem konfidos al ili.

Specife, la Sekretario, kaj en lia kazo la Vicsekretario, respondecos pri la plenumo de la nunaj leĝaj disponoj pri asocioj, gardante la oficialan dokumentaron de la Ento kaj certigante ke la kompetenta organo ricevas la komunikaĵojn pri la nomumo de Estraro, la okazigo de Ĝeneralaj Kunvenoj, la ŝanĝo de sidejo, la formalizado de la kontostato kaj la aprobo de la jaraj buĝetoj.

Artikolo 17. La Ĝenerala Kunveno. La Ĝenerala Kunveno konsistas el ĉiuj la membroj kaj estas la supera estrara organo de la Asocio, faros siajn decidojn laŭ la plimulta aŭ interna demokratia principo, kaj en eksterordinara sesio kiam la nunaj disponoj postulas aŭ kiam la Estraro decidus, propra iniciate aŭ kiam petas la dudek procentoj de la membroj.

Devige, la Kunveno estos kunvokita en ordinara sesio unufoje jare en la monato januaro por la jara bilanco kaj aprobi la ĝeneralan agadplanon de la Asocio, cenzuri la administradon de la Estraro, aprobi en sia kazo la jarajn buĝetojn de enspezoj kaj elspezoj, same kiel la kontostaton de la antaŭa jaro.

Artikolo 18. Eksterordinara Ĝenerala Kunveno. La Ĝenerala Kunveno kunvenos en eksterordinara sesio kiam la nunaj disponoj postulas aŭ kiam la Estraro decidus konsiderante la temojn kiuj devas esti traktataj kaj, en ĉiu kazo, por koni la sekvantajn temojn: dispono aŭ alienado de posedaĵoj, nomumo de Estraro, peto de deklaro de publika utilo, modifo de Statutoj kaj dissolvo de la Asocio.

Artikolo 19. Kunvoko de Ĝeneralaj Kunvenoj. La kunvokoj de la Ĝeneralaj Kunvenoj, kaj ordinara kaj eksterordinara, estos faritaj skribe, indikante la lokon, daton kaj horon de la kunveno same kiel la tagordon. Inter la kunvoko kaj la tago indikita por la celebrado de la Ĝenerala Kunveno en unua kunvoko devos pasi almenŭ dek kvin tagoj.

Post duona horo ĝi konstituos en dua kunvoko. En la kazo ke la anoncado ne antaŭvidus la daton de la dua kunvoko, ĉi tiu devos esti farita ok tagojn antaŭ la dato de la kunveno.

Artikolo 20. Konstituo de la Ĝeneralaj Kunvenoj. La Ĝeneralaj Kunvenoj, kaj ordinara kaj eksterordinara, valide konstituos en unua kunvoko kiam ĉeestos, persone aŭ reprezentite, la duono plus unu de la membroj, kaj en dua kunvoko, sendepende de la nombro de ĉeestantaj membroj.

Artikolo 21. Eksterordinara Ĝenerala Kunveno. La Eksterordinara Ĝenerala Kunveno estos kunvokita de la reprezentanta organo, kiam petas nombro de membroj ne malpli ol 10 procentoj. Ĝi ankaŭ valide konstituos kiam ĉeestos, persone aŭ reprezentite, triono de la membroj kaj ĝia prezidanto kaj sekretario estos elektitaj komence de la kunveno.

La decidoj de la Ĝenerala Kunveno estos faritaj per simpla plimulto de la ĉeestantoj aŭ reprezentantoj, kiam la jesa voĉoj superas la neajn. Tamen, ili postulos kvalifikan plimulton de la ĉeestantoj aŭ reprezentantoj, kiu rezultos kiam la jesa voĉoj superas la duonon, la decidojn rilate al dissolvo de la asocio, modifo de la Statutoj, dispono aŭ alienado de posedaĵoj aŭ aliaj antaŭviditaj en la Leĝo.

Ĉapitro Tria: Rajtoj kaj Devoj de la Membroj

Artikolo 22. Povos esti numeraj membroj de la Asocio la plenaĝaj personoj kun jura kapablo agi, kiuj iel ajn havas intereson servi ĝiajn celojn kaj estas akceptitaj de la Estraro, kiu povas doni la titolon de honora membro al la personoj kiuj ĝi konsideras oportunaj, pure honore, sen ke tio donu al ili la juran statuson de membro.

Estas kreita la kondiĉo de simpatianta membro, sen voĉdonrajto sed ne sen voĉo, por ĉiuj tiuj personoj plenaĝaj aŭ ne kiuj deziras doni personan kaj ekonomian kunlaboron en malpli granda mezuro ol la numeraj membroj.

Artikolo 23. Aliĝo al la Asocio. Tiuj kiuj deziras aparteni al la Asocio petos skribe al la Prezidanto, kiu informos la Estraron, kiu decidos pri la akcepto aŭ malakcepto de la membro, sen ajna apelo kontraŭ ĝia decido.

On ne akiras la statuson de membro ĝis oni pagas la enirkotizon en la kvanto kaj maniero kiun difinas la Estraro.

Artikolo 24. Eliro de la Membroj. La membroj povas peti sian eliron el la Asocio volontule, sed tio ne liberigos ilin el plenumi la devojn kiuj restas pendaj al ĝi.

La Estraro povas forigi el la Asocio tiujn membrojn kiuj faras agojn kiuj malindigas ilin daŭre aparteni al ĝi. La forigo estos antaŭita de dosiero en kiu devos esti aŭdata la interesato, kaj kontraŭ la decido de la Estraro eblos apeli al la unua Ĝenerala Kunveno kiu okazos.

Artikolo 25. Rajtoj de la Numeraj Membroj. La numeraj membroj de la Asocio havos la sekvantajn rajtojn: a) Partopreni en la kulturaj agadoj kiun la Asocio promocias kaj en la sociaj agoj kiun ĝi organizas por ĉiuj la membroj. b) Uzi la rajton de voĉo kaj voĉdono en la Ĝeneralaj Kunvenoj. c) Esti nomumita membro de la Estraro laŭ la maniero antaŭvidita en la statutoj. d) Posedi ekzempleron de ĉi tiuj Statutoj kaj koni la decidojn faritajn de la estraro. e) Ke oni montru al ili la kontostaton de la enspezoj kaj elspezoj de la Asocio ĉiujare.

La simpatiantaj membroj, krom voĉo, havos rajton al la apartaĵoj a) kaj d) de ĉi tiu artikolo.

Artikolo 26. Devoj de ĉiuj la Membroj. Estos devoj de la membroj: a) Respekti la nunajn Statutojn kaj la decidojn valide faritajn de la Ĝenerala Kunveno kaj la Estraro. b) Pagi la enir- kaj periodajn kotizojn kiun decidas la Estraro. c) Plenumi fidele la devojn inherajn al la posteno kiun ili okupas.

Artikolo 27. Sankcia Reĝimo. La membroj povas esti sankciitaj de la Estraro pro ripeta malobservo de la nunaj Statutoj aŭ la decidoj de la Ĝenerala Kunveno aŭ de la Estraro. La sankcioj povas inkludi la suspendon de siaj rajtoj dum unu monato ĝis la fina forigo el la Asocio laŭ la terminoj antaŭviditaj en la artikolo 24.

Ĉapitro 4. Pri la Ekonomia Reĝimo

Artikolo 28. La fonda posedaĵo de la Asocio sumiĝas al 601 eŭroj kaj la limo de la jara buĝeto ne superos dek du mil dudek eŭrojn.

Artikolo 29. Ekonomiaj Rimedoj. La ekonomiaj rimedoj antaŭviditaj por la disvolviĝo de la sociaj agadoj estos la sekvantaj: a) La enirkotizoj kiun difinas la Estraro. b) La periodaj kotizoj kiun decidas la sama. c) La produktoj de la posedaĵoj kaj rajtoj kiuj apartenas al ĝi, same kiel la subvencioj, heredoj, donacoj kiuj ĝi povas ricevi laŭleĝe.

La enspezoj kiuj la Asocio akiras per la laŭleĝaj agadoj kiun decidas fari la Estraro, ĉiam ene de la statutaj celoj, sen ke en ajna kazo eblas ties disdono inter la membroj aŭ inter iliaj edzoj aŭ personoj kiuj kunvivu kun tiuj kun simila afekcia rilato, aŭ inter iliaj parencoj, aŭ ties senpaga cedado al fizikaj aŭ juraj personoj kun profitcelo.

Artikolo 30. La administrado de la monrimedoj de la Asocio estos farita submetita al respektiva intervencio kaj kun sufiĉa publikeco, por ke la membroj povas periodule koni la destinon de la monrimedoj, sen damaĝo de la rajto indikita al tiu ĉi rilate en la apartaĵo e) de la artikolo 25 de ĉi tiuj Statutoj.

Artikolo 31. En kazo de dissolvo de la Asocio pro la kaŭzoj antaŭviditaj en ĉi tiuj Statutoj kaj, en manko de tio, pro la volo de la membroj, esprimita en Ĝenerala Kunveno kunvokita por tio, same kiel pro la kaŭzoj difinitaj en la artikolo 39 de la Civila Kodo kaj pro firma juĝa verdikto, la Ĝenerala Kunveno kiu decidas la dissolvon nomos likvidan komisionon, konsistanta el kvin membroj el tiuj de la Estraro, kiu prizorgos la ekzistantajn monrimedojn, por ke, post pagado de la devoj, la resto, se ekzistos, estos donita al ajna laŭleĝe konstituita ento kiu dediĉas sin al samaj aŭ, en manko de tio, similaj celoj kiel tiuj de la Asocio.