Nova ŝildo ĉe nia sidejo!

Noto (aŭgusto 2026): la ŝildo pri kiu temas ĉi tiu artikolo estis instalita en majo 2023.

Finfine ni jam havas la tiel deziritan ŝildon apud la ekstera pordo de nia sidejo de Peris y Valero:

Ŝildo «Classes d'Esperanto, Pta: 5» kun QR-kodo, telefono kaj la retadreso

Sur la antaŭa ŝildo ankoraŭ aperis la malnova telefonnumero — la asocio jam ŝanĝis ĝin — kaj tute ne aperis ttt-retejo.

Ni esperas milobligi la nombron da interesiĝantoj 🙂

La ŝildo «Classes d'Esperanto» jam pendigita sur la muro de la enirejo de la sidejo