Ĵaŭda kafo-kunveno en la fama trinkejo Santa Catalina

☕ Foto de nia ĵaŭda Kafo-Kunveno en la fama trinkejo Santa Catalina. Laŭta loko, vigla esperanta konversacio. “Horchata” kaj “fartons”.

Ĉeestis 10 personoj: Pepe (Cheste), Conchita (Vigo), Rosa (Cheste), Luis (Mislata), Beatriz (Nantes, Francio), Dennis (Cullera), Ningna (Chongqing, Ĉinio), Max (Bazelo, Svisio), Elias (Valencio) kaj Eduardo (Valencio).

Dek esperantistoj ĉirkaŭ marmora tablo en la orĉatejo Santa Catalina de Valencio, kun glasoj da orĉato; fone, valencia ceramika panelo kaj la nigra-blanka kvadratita planko.