Nova ŝildo ĉe nia sidejo!

Noto (aŭgusto 2026): la afiŝo pri kiu temas ĉi tiu artikolo estis instalita en majo 2023.

Finfine ni jam havas la tiel deziritan ŝildon apud la ekstera pordo de nia sidejo de Peris y Valero:

Ŝildo «Classes d'Esperanto, Pta: 5» kun QR-kodo, telefono kaj la retadreso

En la antaŭa ŝildo, la telefonnumero estis ŝanĝenda, kaj tute ne aperis ttt-retejo.

Ni esperas milobligi la nombron da interesiĝantoj 🙂

La ŝildo «Classes d'Esperanto» jam pendigita sur la muro de la enirejo de la sidejo

Ĉi tiu afiŝo ankoraŭ ne havas komentojn. Estu la unua persono, kiu komentas ĝin el la fediverso.