El la Esperanto-Grupo de Valencio ni volas inviti vin al aranĝo organizita de la Teruela esperantista asocio Liberanimo kaj gastigita de la Centro Aragonés de Valencia (Aragona Centro de Valencio).
Temas pri la prezento de libro fare de ĝia aŭtoro: la konata historiisto kaj profesoro José Serafín Aldecoa Calvo (Monreal del Campo, 1954), pri la historio de Esperanto en Teruelo.

Antaŭ la prezento de la libro, membro de la grupo de Valencio faros mallongan prezenton pri la historio kaj kuriozaĵoj de ĉi tiu lingvo.
Tago: merkredo, la 6-a de aprilo 2022
Horo: la 19-a
Loko: Centro Aragonés de Valencia. C/ Don Juan de Austria, 20. Kiel alveni.
Ni dankas pro la disvastigo!

Registraĵoj:
Prelego de Serafín Aldecoa pri la libro. Lumbildoj kaj sono:
Ĝenerala prelego pri Esperanto fare de Raúl Salinas:
Lumbildoj ĉi tie.


