Esperanto en la Filologia Fakultato de la Universitato de Valencio

La venontan lundon, la 4-an de aprilo 2022 je la 17-a horo, la Fakultato de Filologio, Tradukado kaj Komunikado donos spacon al membroj de la Esperanto-Grupo de Valencio por prezenta prelego kaj, poste, fulmokurso de ĉi tiu lingvo. Tio okazos kadre de la 6-a Kultura Semajno de la Fakultato, semajno plena je variaj kaj certe interesaj kulturaj aktivaĵoj. Vidu la programon ĉi tie (kopio en PDF).

Raúl Salinas faros mallongan enkondukan prelegon pri la origino, la gramatiko kaj kuriozaĵoj de ĉi tiu lingvo, por poste doni la parolon —kaj tabulon— al Dennis Keefe, sperta instruisto de Esperanto kiu jam de jardekoj instruas la lingvon al centoj da lernantoj kun rimarkinda efikeco. Ĝis antaŭ nelonge li instruis Esperanton dum pluraj jaroj en Ĉinio.

Dennis estas konata pro siaj fulmokursoj, kiuj povas esti vere mallongaj sed efikaj, kaj kiuj atingas ke la partoprenantoj eldiru siajn proprajn frazojn en Esperanto en simplaj dialogoj.

La organizado eblis danke al la kunlaboro de la dekano de la Fakultato de Filologio, doktoro Amparo Ricós, kaj de la honora profesoro de la sama centro, d-ino Berta Raposo. D-ino Ricós ekkonis Esperanton 17-jaraĝa, kaj dum pluraj jaroj partoprenis kursojn kaj kunvenojn de ĉi tiu internacia lingvo. Poste, pro manko de tempo, ŝi ĉesis uzi ĝin, sed ŝi plu simpatias kun la projekto. Tiun saman jaron okazis pliaj eventoj en la Universitato de Valencio.

D-ino Berta Raposo lernis Esperanton de sia patro, Jesús Raposo, kiu dum multaj jaroj estis membro de la Esperanto-Grupo de Valencio kaj granda aktivulo por la pacifismo.

Resume:

  • Tago: lundo, la 4-a de aprilo 2022
  • Horaro: de la 17:00 ĝis la 19:00
  • Loko: klasĉambro S05 de la Fakultato de Filologio, Tradukado kaj Komunikado (kiel alveni ĉi tie)
Verda afiŝo «Ĉu vi volas koni Esperanton?»: prelego kaj baza kurso lundon la 4-an de aprilo de la 17-a ĝis la 19-a horo en la klasĉambro S05 de la Filologia Fakultato

La lumbildoj: ĉi tie.

Kiel ĝi pasis. Laŭ la Bitbulteno 80 de Hispana Esperanto-Federacio (aprilo 2022), post la prelego de Raúl Salinas sekvis baza kurso kun Dennis Keefe, kaj «pluraj el la studentoj kaj profesoroj ĉeestintaj montris intereson daŭrigi la lernadon, por kio oni nuntempe pritraktas la detalojn».