Ĉu Parizo estas en Francio?
Ĉu Londono estas en Anglio?
Ĉu Berlino estas en Hispanio?
Ĉu Madrido estas en Hispanio?
Ĉu Romo estas en Portugalio?
Ĉu Romo estas en Italio?
Ĉu Moskvo estas en Francio?
Ĉu Moskvo estas en Rusio?
Ĉu vi estas en Rusio?
Ĉu vi estas en ………….. ?
Ĉu vi estas en kurso de Esperanto?
Ĉu mi estas en kurso de Esperanto?
Ĉu vi estas en kurso de Esperanto en Moskvo?
Ĉu vi estas lernanto?
Ĉu vi estas lernanto de la franca lingvo?
Ĉu vi estas lernanto de la angla lingvo?
Ĉu vi estas lernanto de Esperanto?
Ĉu vi estas la instruisto de la kurso?
Ĉu .......... estas la instruisto de la kurso?
Ĉu vi kaj mi estas en kurso de Esperanto?
Ĉu la kurso de Esperanto estas en Madrido?
Ĉu la kurso de Esperanto estas en ............?
Bonvolu ripeti la paĝon! Dankon!
Ĉu Londono estas en Anglio aŭ Francio?
Ĉu Madrido estas en Italio aŭ Hispanio?
Ĉu Moskvo estas en Rusio aŭ en Ĉinio?
Ĉu vi estas en Usono aŭ ………….. ?
Ĉu mi estas en Parizo aŭ ………….. ?
Ĉu vi estas instruisto aŭ lernanto?
Ĉu mi estas lernanto aŭ instruisto?
Ĉu vi fartas tre bone, aŭ bone, aŭ mezbone?
Ĉu vi estas lernanto de la germana lingvo aŭ lernanto de Esperanto?
Ĉu vi estas en kurso de matematiko aŭ kurso de Esperanto?
Ĉu mi estas lernanto de biologio aŭ lernanto de Esperanto?
Ĉu Madrido estas lando aŭ urbo?
Ĉu Francio estas lando aŭ urbo?
Ĉu la instruisto nomiĝas Johano aŭ …………….?
Ĉu ni estas en kurso de la angla lingvo, aŭ de Esperanto?
Bonvolu ekstarigi demandojn per ĉi tiu gramatiko
Ĉu tio estas telefono?
Ĉu tio estas lampo?
Ĉu tio estas floro?
Ĉu tio estas taso?
Ĉu tiu estas Paŭlo?
Ĉu tiu estas Paŭlo?
Ĉu tio estas forko?
Ĉu tio estas forko?
Ĉu tiu estas Ramono?
Ĉu tio estas glaso kaj taso?
Ĉu tio estas botelo kaj muŝo?
Ĉu tiu estas Paŭlo, kaj tiu estas Karlo?
Ĉu tio estas floro aŭ taso?
Ĉu tiu estas Karlo aŭ Ramono?
Ĉu tio estas lampo, kaj tio estas muŝo?
Ĉu tiu nomiĝas Paŭlo?
Ĉu tio estas forko, kaj tiu estas Ramono?
Ĉu tio estas forko, kaj tio estas kulero, kaj tio estas tranĉilo?
Ĉu tiu estas Karlo, kaj tio estas botelo?
Bonvolu ripeti la paĝon. Demandu kaj rigardu la paĝon.
Kio estas tio?
Kio estas tio?
Kiu estas tiu?
Kiu estas tiu?
Kio tio estas?
Kiu tiu estas?
Kio estas tio, kaj kio estas tio?
Kio estas tio, kaj kio estas tio?
Kiu estas tiu, kaj kiu estas tiu?
Kio estas tio, kaj kiu estas tiu?
Kiu estas tiu, kaj kio estas tio?
Kiu tiu estas, kaj kiu tiu estas?
Kio tio estas, kaj kio tio estas?
Kio estas tio, kaj tio kaj tio?
Kiuj estas tiu, kaj tiu kaj tiu?
Kiu vi estas?
Kiu mi estas?
Kiu vi estas, kaj kiu mi estas?
Kiu ŝi estas, kaj kiu li estas?
Bonvolu ekstarigi demandojn per ĉi tiu gramatiko. Dankon!
Ĉu la lampo estas super la tablo?
Ĉu la telefono estas sur la tablo?
Ĉu la forko estas sur la tablo?
Ĉu la kulero estas sub la tablo?
Ĉu la kulero estas en la taso?
Ĉu la kulero estas sub la tablo aŭ sur la tablo?
Ĉu la botelo estas super la forko?
Kio estas super la forko?
Kio estas sur la tablo?
Kio estas sub la tablo?
Ĉu Paŭlo estas maldekstre de la tablo?
Ĉu Ramono estas dekstre de la tablo?
Ĉu la floro estas en la glaso aŭ en la taso?
Kiu estas dekstre de la tablo?
Kiu estas maldekstre de la tablo?
Ĉu la tranĉilo estas super, sur, aŭ sub la tablo?
Ĉu la lampo estas super, sur, aŭ sub la tablo?
Ĉu la telefono estas inter la forko kaj tranĉilo?
Kio estas inter la forko kaj tranĉilo?
Kiu estas dekstre de la tablo, kaj kiu estas maldekstre de ĝi?
Kio estas super la tablo, kaj kio estas maldekstre de ĝi?
Bonvolu ekstarigi demandojn per ĉi tiu gramatiko
Ĉu estas kvar katoj sub la tablo?
Ĉu estas unu lampo super la tablo?
Ĉu estas du floroj en la glaso?
Ĉu estas tri tasoj sur la tablo?
Ĉu estas du tasoj sur la tablo?
Ĉu estas naŭ tasoj en ĉambro 1?
Ĉu estas ok tasoj en ĉambro 1?
Ĉu estas sep floroj en ĉambro 2?
Ĉu estas naŭ floroj aŭ dek floroj en ĉambro 2?
Ĉu estas ok kuleroj en ĉambro 3?
Ĉu estas sep kuleroj en ĉambro 3?
Ĉu estas ses glasoj en ĉambro 1?
Ĉu estas kvin glasoj en ĉambro 1?
Ĉu estas kvar glasoj en ĉambro 1 ?
Ĉu estas ses floroj en ĉambro 3?
Ĉu estas kvin floroj, aŭ kvar floroj, aŭ tri floroj, aŭ du floroj en ĉambro 3?
Bonvolu ekstarigi demandojn per ĉi tiu gramatiko
Ĉu estas tri tasoj sur la tablo?
Kiom da tasoj estas sur la tablo?
Kiom da glasoj estas sur la tablo?
Kiom da floroj estas en la glaso?
Ĉu estas unu muŝo dekstre de la lampo?
Kiom da muŝoj estas maldekstre de la lampo?
Ĉu estas sep katoj sur la bildo?
Kiom da katoj estas sur la bildo?
Ĉu la katoj estas dekstre de la tablo?
Kie estas la katoj?
Kie estas la muŝoj?
Kiom da muŝoj estas sur la bildo?
Kiom da tasoj estas super la katoj?
Ĉu la telefono estas inter la taso kaj botelo?
Kie estas la telefono?
Kiom da telefonoj estas sur la bildo?
Kiom da muŝoj estas sur la bildo, kaj kie ili estas?
Kiom da personoj estas sur la bildo, kaj kie ili estas?
Kie estas la lampo kaj telefono?
Kie estas la personoj, kaj kie estas la katoj?
Kiom da tasoj kaj glasoj estas sur la bildo?
Bonvolu ekstarigi demandojn per ĉi tiu gramatiko
Ĉu la lampo estas verda?
Ĉu la telefono estas nigra?
Ĉu la muŝoj estas nigraj?
Ĉu la bruna kato estas alta?
Ĉu la blanka kato estas alta aŭ malalta?
Kie estas la bruna kato?
Kie estas la flavaj tasoj?
Kie estas la verdaj tasoj?
Kiom da bluaj floroj estas sur la bildo?
Kiom da flavaj tasoj estas sur la bildo?
Kiom da boteloj estas sur la bildo?
Ĉu la flavaj tasoj estas sur la tablo?
Kio estas bruna kaj alta?
Kio estas nigra kaj sur la tablo?
Ĉu Londono estas granda aŭ malgranda?
Ĉu Portugalio estas malgranda?
Ĉu vi estas alta aŭ malalta?
Ĉu mi estas alta aŭ malalta?
Ĉu la kurso de Esperanto estas interesa?
Ĉu la instruisto de la kurso de Esperanto estas bona?
Ĉu Esperanto estas facila aŭ malfacila?
Bonvolu ekstarigi demandojn per ĉi tiu gramatiko
Kia estas la telefono?
Kiaj estas la muŝoj?
Kia estas la lampo?
Kiaj estas la floroj en la glaso?
Kia estas la floro en la verda botelo?
Kia estas la nigra kato?
Kia estas la bruna kato?
Kia estas la blanka kaj nigra kato?
Kiaj estas la tasoj sur la tablo; kaj kiaj estas la tasoj dekstre de la tablo?
Kiom da tasoj estas sur la tablo?
Kiaj ili estas?
Kie estas la flavaj tasoj?
Kia estas Londono?
Kiaj estas Ĉinio kaj Portugalio?
Kia estas la instruisto? Bona aŭ malbona?
Kiaj estas la gelernantoj? Bonaj aŭ malbonaj?
Kia vi estas? Bona, bela, inteligenta, riĉa, afabla, juna?
Kia mi estas?
Kiaj vi kaj mi estas?
Kia estas Esperanto? Facila aŭ malfacila?
Bonvolu ekstarigi demandojn per ĉi tiu gramatiko
Lia ĉemizo estas blanka.
Lia pantalono estas blua.
Liaj ŝuoj estas nigraj.
Ŝia ĉemizo estas flava.
Ŝia jupo estas verda.
Ŝiaj ŝuoj estas blankaj.
Li surhavas blankan ĉemizon.
Li surhavas bluan pantalonon.
Li surhavas nigrajn ŝuojn.
Ŝi surhavas flavan ĉemizon.
Ŝi surhavas verdan jupon.
Ŝi surhavas blankajn ŝuojn.
Ĉu Pablo legas?
Ĉu li legas libron?
Ĉu li legas grandan libron aŭ malgrandan libron?
Ĉu Pablo skribas?
Kion li faras?
Ĉu Mipi kaj Mupi legas?
Ĉu ili parolas?
Ĉu ili parolas france?
Ĉu ili parolas germane?
Ĉu Mipi parolas esperante aŭ germane?
Ĉu ankaŭ Mupi parolas esperante?
Ĉu Mupi parolas angle?
Kiu parolas esperante?
Ĉu ankau vi kaj mi parolas esperante?
Ĉu Mipi parolas kun vi?
Ĉu Mupi parolas kun vi?
Ĉu Mupi parolas kun Mipi?
Ĉu Mipi parolas esperante kun Mupi, aŭ france kun li?
Ĉu Mupi parolas esperante aŭ angle kun Mipi?
Ĉu vi parolas esperante kun mi?
Ĉu Ramono legas?
Ĉu li parolas?
Ĉu li legas aŭ skribas?
Ĉu li skribas per skribilo?
Ĉu lia skribilo estas malgranda?
Kia estas lia skribilo?
Ĉu Ramono skribas germane?
Ĉu li skribas france, angle, aŭ esperante?
Ĉu mi skribas?
Kion mi faras nun?
Ĉu mi parolas esperanton tre bone?
Kion faras Ramono?
Ĉu la sciencisto skribas?
Ĉu li parolas?
Ĉu li legas grandan libron?
Kion li faras? Ĉu li parolas aŭ pensas?
Ĉu li pensas pri biologio?
Ĉu li pensas pri matematiko?
Ĉu li estas inteligenta aŭ malinteligenta?
Kia estas lia kapo?
Ĉu li surhavas okulvitrojn?
Ĉu mi?
Ĉu vi?
Kiu surhavas okulvitrojn?
Kion faras la sciencisto; kion faras Ramono; kaj kion ni faras?
Bonvolu refari la liston de demandoj. Multan dankon!
Ĉu Pablo estas sur la kvina bildo?
Kiu estas tiu?
Ĉu Sinjoro Nopo skribas?
Ĉu li parolas Esperanton kun vi?
Kion li faras? Ĉu li legas libron, aŭ ĉu li mortigas muŝojn?
Ĉu estas dek muŝoj?
Kiom da muŝoj estas?
Ĉu la musoj flugas sub Sinjoro Nopo aŭ super li?
Ĉu Sinjoro Nopo havas libron en la dekstra mano?
Kion li havas en la dekstra mano? Ĉu li havas floron aŭ muŝbatilon?
Ĉu Sinjoro Nopo koleras kontraŭ vi?
Ĉu li koleras kontraŭ mi?
Ĉu li koleras kontraŭ la muŝoj?
Ĉu Sinjoro Nopo amas la muŝojn?
Ĉu li malamas la muŝojn?
Ĉu li mortigas la muŝojn per libro?
Ĉu li mortigas ilin per muŝbatilo?
Kie estas la muŝoj?
Kiaj ili estas?
Kiom da muŝoj flugas?
Ĉu Rikardo mortigas muŝojn?
Ĉu li legas, aŭ parolas, aŭ pensas, aŭ skribas, aŭ fumas?
Ĉu li fumas cigaredon?
Ĉu li fumas grandan pipon aŭ malgrandan pipon?
Kion faras Rikardo, kaj kion faras Sinjoro Nopo?
Bonvolu redemandi. Dankon!
Ĉu Rikardo estas sur la sesa bildo?
Kiu estas tiu?
Ĉu la ebriulo havas botelon kaj glason?
Ĉu estas unu botelo da vino aŭ du boteloj da vino?
Kiom da glasoj li havas?
Ĉu la ebriulo trinkas multe aŭ malmulte?
Ĉu li trinkas multe da vino, aŭ malmulte da vino?
Ĉu li estas feliĉa?
Kia li estas nun?
Ĉu lia glaso estas plena aŭ malplena?
Ĉu lia botelo estas malplena aŭ preskaŭ malplena?
Ĉu tro da vino estas bona por la sano?
Ĉu vi trinkas vinon?
Ĉu vi trinkas bieron?
Kion vi trinkas kutime?
Kion trinkas la ebriulo?
Ĉu la vermo trinkas?
Ĉu la vermo fumas aŭ manĝas?
Ĉu la vermo manĝas panon?
Kion ĝi manĝas?
Ĉu pomoj estas bonaj por ni?
Kiaj estas pomoj?
Ĉu vi kutime manĝas multe da pomoj aŭ malmulte da ili?
Kion la vermo kaj ebriulo faras?
Bonvolu fari la tutan liston alifoje. Dankon.
Kiel nomiĝas la persono sur la oka bildo?
Ĉu Petro laboras?
Ĉu li legas, skribas, aŭ dormas?
Ĉu li dormas sur seĝo?
Kie li dormas?
Ĉu la lito estas tre bona?
Kia ĝi estas? Tro longa, aŭ tro mallonga?
Ĉu Petro havas multe da haroj sur la kapo?
Kiom da haroj li havas?
Ĉu li dormas dum la tago aŭ dum la nokto?
Ĉu liaj okuloj estas fermitaj aŭ malfermitaj?
Kion faras Petro?
Ĉu vi ankau dormas nun?
Kion vi faras nun?
Ĉu vi kutime dormas sufiĉe aŭ nesufiĉe?
Kiom da horoj vi kutime dormas?
Rigardu la alian bildon. Ĉu Petro estas tie?
Kiuj estas tie?
Kiu sidas sur la seĝo, kaj kiu staras?
Kio estas Paŭlo? Viro aŭ virino?
Kaj Maria? Kio ŝi estas?
Ĉu la viro kaj virino ridetas?
Ĉu Paŭlo amas Marian?
Ĉu li amas ŝin multe?
Ĉu Maria amas Rikardon?
Ĉu ŝi amas la ebriulon?
Kiun ŝi amas?
Kiun vi amas? Vian edzon? Vian edzinon? Vian amikon? Vian
Ripetu la demandojn. Dankon!
Ĉu estas kvar tramoj sur la bildo?
Kiom da tramoj estas sur la bildo?
Ĉu tramo tri venas al la haltejo?
Ĉu ankaŭ tramo kvar venas?
Ĉu tramo sep venas aŭ iras?
Kiom da personoj veturas en tramo sep?
Kiom da personoj veturas en tramo tri kaj en tramo kvar?
Kiom da tramoj iras, kaj kiom da tramoj venas?
Ĉu personoj atendas la tramojn?
Kiom da personoj atendas?
Ĉu Mupi atendas tramon tri aŭ tramon kvar?
Ĉu tramo tri estas antaŭ tramo kvar?
Kio estas malantaŭ tramo sep?
Kie estas tramo 4?
Kiom da personoj atendas tramon tri, kaj kiom da personoj atendas
Kion faras la tramoj?
Kion faras la personoj?
Ĉu estas tramoj en via urbo?
Ĉu estas tramoj en Germanio?
Ĉu vi kutime veturas per aŭtomobilo, per biciklo, aŭ per aŭtobuso?
Bonvolu ekstarigi demandojn per ĉi tiu gramatiko
Ĉu Pablo legas ĵurnalon?
Kion li legas?
Kia estas lia libro?
Ĉu Petro mortigas muŝojn?
Kiu faras tion?
Kiom da muŝoj flugas super Sinjoro Nopo?
Ĉu la vermo manĝas bananon?
Kion ĝi manĝas?
Ĉu Ramono trinkas vinon?
Kiu faras tion?
Ĉu la botelo de la ebriulo estas malplena aŭ preskaŭ malplena?
Ĉu la glaso estas preskaŭ malplena aŭ tute malplena?
Ĉu Maria amas la scienciston?
Kiun ŝi amas, kaj kiu amas ŝin?
Ĉu ŝi kaj li ridetas?
Kiu staras, kaj kiu sidas?
Kiom da tramoj venas, kaj kiom da tramoj iras?
Kiom da personoj atendas la tramojn?
Ĉu Rikardo fumas longajn, blankajn cigaredojn?
Kion li fumas?
Ĉu Petro laboras?
Kion li faras?
Kia estas lia lito? Tro longa aŭ tro mallonga?
Kiu pensas, kaj kiuj parolas?
Ĉu Mipi kaj Mupi parolas france kaj germane, aŭ esperante kaj angle?
Kie estas Mipi kaj Mupi? Sur la naŭa bildo aŭ sur la dua bildo?
Lernu rapide, ripetante la paĝon!
Ĉu vi legas librojn?
Ĉu vi legas multe da libroj aŭ malmulte da ili?
Ĉu vi legas jurnalon?
Ĉu vi legas jurnalon ofte aŭ malofte?
Ĉu vi parolas angle iomete?
Ĉu vi parolas hispane?
Ĉu vi parolas esperante bele kaj bone?
Kiom da lingvoj vi scipovas?
Ĉu vi fumas?
Ĉu viaj patro kaj patrino fumas?
Ĉu vi skribas leterojn por viaj geamikoj?
Ĉu vi skribas ofte aŭ malofte?
Ĉu vi skribas per la dekstra mano aŭ per la maldekstra?
Ĉu vi skribas kutime per krajono, per bulkrajono, per skribmaŝino, aŭ
Ĉu vi dormas multe aŭ malmulte?
Ĉu vi dormas nokte aŭ tage?
Kiom da horoj vi kutime dormas?
Ĉu vi bone dormas, mezbone dormas, aŭ malbone dormas?
Ĉu vi trinkas ruĝan vinon?
Kion vi trinkas por la matenmanĝo?
Kion vi trinkas por la tagmanĝo?
Kion vi trinkas por la vespermanĝo?
Nun, relegu la demandoliston. Mi dankas al vi!
Ĉu vi vekiĝas je la tria kutime?
Je kioma horo vi vekiĝas?
Ĉu vi matenmanĝas je la dekdua?
Je kioma horo vi matenmanĝas?
Kiam vi vekiĝas kaj matenmanĝas?
Je kioma horo vi matenmanĝas dimanĉe, kaj je kioma horo vi
Ĉu vi tagmanĝas je la sepa?
Kiam vi tagmanĝas?
Kion vi faras je la tria posttagmeze (= 15:00)?
Je kiomaj horoj vi matenmanĝas kaj tagmanĝas?
Je kioma horo komenciĝas nia leciono de Esperanto?
Je kioma horo nia leciono finiĝas?
Je kiomaj horoj komenciĝas kaj finiĝas nia leciono de Esperanto?
Ĉu nia kurso de Esperanto okazas merkrede?
Kiam ĝi okazas?
Ĉu vi venas al nia kurso matene?
Kiam ni venas al nia kurso de Esperanto? Matene, posttagmeze, aŭ
Ĉu vi vespermanĝas antaŭ la leciono de Esperanto aŭ post ĝi?
Je kioma horo vi vespermanĝas?
Ĉu vi enlitiĝas je la oka vespere?
Je kioma horo vi kutime enlitigas?
Kiam vi enlitiĝas vendrede, sabate, kaj dimanĉe?
Ĉu vi ekdormas frue, kaj vekiĝas malfrue?
Bonvolu reuzi la demandoliston alifoje. Dankon!
kafo
teo
ĉokolado
vino
ruĝa vino
blanka vino
trinki kafon kun lakto
trinki kafon sen sukero
oranĝoj
viando
ŝafaĵo
manĝi kolbason
dormi multe
legi librojn pri historio
paroli Esperanton
rigardi francajn filmojn
aŭskulti muzikon
labori multe
ne labori
ripozi multe
solvi vortkrucon
kuiri
sporti
promeni en arbaro
paroli kun la personoj en nia grupo
.
.
.
.
.
.
.
.
.
. Kial vi kaj viaj familianoj manĝas nun? =>
. Kial via filo kaj via filino ofte legas multajn artikolojn en Vikipedio? =>
. Kial la ebriulo estas ebria nun? =>
. Kial Maria iras al la fruktovendejo kaj al la supermerkato (supermarkto)? =>
. Kial la sciencisto estas tre inteligenta? =>
. Kial multe da homoj legas la hispanan libron Don Kiĥoto (Don Quijote)? =>
. Kial la knabo trinkas du grandajn glasojn da akvo? =>
Miaj gelernantoj laboras multe dum la leciono, do mi estas kontenta.
Mi estas laca, ĉar mi laboras tro.
Pomoj estas bonaj por la sano, do mi manĝas multe da ili.
Pedro havas belan edzinon, do li estas feliĉa.
Mi fartas tre malbone, ĉar mi havas grandan kapdoloron.
Mi uzas aŭtobuson nun, ĉar mia veturilo paneas.
Ĉu vi alvenis al la kurso de Esperanto antaŭ kvin minutoj?
Ĉu vi reiros hejmen post unu horo?
Ĉu nia leciono komenciĝis antaŭ tri minutoj?
Kiam nia leciono de hodiaŭ finiĝos?
Kiam vi revenos al la kurso de Esperanto? Hodiaŭ, morgaŭ,
Kie vi estis antaŭ sep minutoj, kaj kie vi estis antaŭ sep horoj?
Kiuj estas apud vi nun, kaj kiuj estis apud vi en la unua leciono?
Kiam vi ekaŭdis pri Esperanto?
Kiam vi eklernis Esperanton?
Kiam nia kurso de Esperanto finiĝos?
Kiun Rikardo vidis antaŭhieraŭ?
Kial Sinjoro Nopo translokiĝis de Parizo en Londonon?
Je kioma horo Marta eklaboros morgaŭ?
Kio estas tio malantaŭ la pordo?
Kiajn ŝuojn Paŭlo aĉetis en la vendejo?
Kie troviĝas malmultekosta hotelo?
Bonvolu fari la saman ekzercon alifoje. Koran dankon!
... nia kurso de Esperanto estas bona kaj interesa
... la gelernantoj de nia kurso estas afablaj
... multaj personoj lernos Esperanton en la venonta jaro
... Esperanto estas tre malfacila kaj tre komplika lingvo
... la pentraĵoj de Pikaso estas belaj
... la muziko de Betoveno estas bela
... la teatraĵoj de Ŝekspiro estas amuzaj kaj interesaj
... la filmoj de Holivudo estas bonaj
... estos bela vetero en la venonta semajno
... pluvos morgaŭ
... neĝos postmorgaŭ
... nia kurso de Esperanto
... horoskopoj
... klasika muziko
... rokmuziko
... Mikelo Jackson
... Hispanio
... Usono
... Japanio
Ĉu via amiko ludas pianon kaj violonon?
Ĉu viaj gepatroj legas la vesperan ĵurnalon?
Ĉu ŝiaj geonkloj laboras en la nova fabriko?
Ĉu la ĝardenistoj semis rafanetojn kaj karotojn?
Ĉu Pako estas laborema kaj inteligenta?
Ĉu vitro estas fortika kaj travidebla?
Ĉu la bananoj kaj la pomoj sur la tablo estas maturaj?
Ĉu la filmo estas longa kaj enuiga?
Ĉu la hotelo apud la urbodomo estas luksa kaj multekosta?
Ĉu la studentoj povas legi kaj paroli la anglan lingvon?
Ĉu li lavis la manĝilaron, kaj balais la plankon?
Ĉu la profesoro scipovas la polan kaj rusan lingvojn?
) Subjekto 2) Verbo kaj 3) Rekta Objekto (S, V, R).
Kiu amas ŝin?
Kiun ŝi amas?
Kion signifas la vorto "almenaŭ" en la franca kaj hispana lingvoj?
Ŝi vekiĝis je la sesa kaj tre kvaronoj pli malpli.
Bedaŭrinde la vetero malpliboniĝos morgaŭ aŭ postmorgaŭ.
Ĉu vi ŝatas vidi filmojn en la kinejo?
Ĉu al vi plaĉas manĝi glaciaĵon en la varmaj tagoj de la somero?
Ĉu vi deziras lerni multe da Esperanto?
Ĉu vi volas paroli Esperanton tre flue kaj senhezite?
Ĉu vi povus doni al mi bulkrajonon?
Ĉu vi povus doni al mi moneron por aĉeti poŝtmarkon?
Ĉu vi povas pruntedoni al mi dudek mil dolarojn?
Ĉu vi deziras manĝi kun mi en bona restoracio morgaŭ?
Ĉu vi deziras akompani min al kinejo postmorgaŭ?
Ĉu vi volas trinki kafon aŭ teon kun mi sabate vespere?
Ĉu vi deziras studi Esperanton kun mi kaj miaj geamikoj morgaŭ?
Ĉu oni devas paroli esperante aŭ ĉu oni devas paroli angle dum nia
Bonvolu redemandi al mi la trian demandon.
Kiu persono legas?
Kiu tramo venas?
Kiuj gelernantoj surhavas
Kiuj pomoj estas freŝaj?
Kiun melonon vi preferas?
Kiujn tomatojn vi deziras?