Noto (aŭgusto 2026): ĉi tiu artikolo temas pri la Kristnaska loterio de 2020. La horaroj kaj la numero ĉi tie ne plu validas.

| Estimataj: La Kristnaska loterio jam estas aĉetebla. Ĉi-jare ni ludos la numeron 05155. Kvin pintojn havas nia stelo! La lotilojn ni vendas po 3€ (kun 2,40 € da partopreno por ĉiu lotilo). La interesiĝantoj povas aĉeti ĝin persone ĉe nia sidejo, aŭ per la Reto. En la klubejo ni deĵoros: – Sabate, la 31-an de oktobro, de 11 ĝis 13 h. – Lunde, la 2-an de novembro, de 20 ĝis 21 h. – Sabate, la 7-an de novembro, de 11 ĝis 13 h. Por aliaj rendevuoj, simple kontaktu nin respondante al ĉi retpoŝtaĵo, aŭ telefonante al [telefonnumero, ne reproduktita ĉi tie] (Raúl) aŭ al [telefonnumero, ne reproduktita ĉi tie] (Eduardo). Ni klopodu fari la aĉetadon antaŭ ebla dua enfermigo. Por la aĉeto per la Reto: 1. Transpagu la sumon al la konto de la Valencia Esperanto-Grupo. IBAN: [kontonumero, ne reproduktita ĉi tie]. 2. Sendu retpoŝton al ni informante pri la pago. 3. Ni konfirmos al vi la aĉeton respondante al via retpoŝto per skanaĵo de viaj lotiloj. La Grupo gardos la lotilojn sekure. 4. Al tiu, kiu volos konservi la nepremiitajn lotilojn kiel memoraĵon, ni povos sendi ilin post la lotado per ordinara poŝto, se tiu antaŭe pagos la sendokoston. Dankon pro via kontribuo, kaj bonan ŝancon! 🙂 Valencia Esperanto-Grupo. |
Legi en:
