Tagmanĝo kun ukrajnaj refuĝintoj ĉe Ana Montesinos

Grupa tagmanĝo ĉirkaŭ longa tablo kun blua tablotuko
La sama tagmanĝo vidata de la alia fino de la tablo
maldekstrume: Ana, Niko, Raúl, Dennis, Luis, Rosa, Carmen, Anna kaj Elías

Pasintan dimanĉon, la 27-an de marto, aro da valenciaj E-istoj renkontiĝis ĉe nia samideanino Ana Montesinos por bonvenigi ukrajnan familion, tiu de Niko, Anna, Nazar kaj Mia. Ana Montesinos disponigas sian kamparan domon en Bétera al tiu simpatia familio, tute senpage kaj sindone, kaj per tiu bonkoreco kiu elstaras el ŝi kiam oni konatiĝas kun ŝi unuafoje.
Rosa, Carmen, Luis, Dennis, Raúl kaj Elías ankaŭ ĉeestis tiun renkontiĝon, grava kunveno por nia valencia movado, ĉar la E-a etoso estis bonega: ni babilis en nia mirinda lingvo dum la tuta posttagmezo -oni preskaŭ neniam krokodilis-, al kio ankaŭ kontribuis la bona lingvoscio de Niko, ĉar li parolas per flua kaj bela E-o.

La manĝaĵoj oferitaj de Ana Montesinos estis ege bongustaj, kaj la menuo konsistis el:
unue, aro da antaŭmanĝetoj (sekigitaj fruktoj, frititaj terpomoj, …)
due, tipa angla manĝaĵo –Ana loĝis en Anglio dum multe da jaroj, kie ŝi ne perdis sian hispanan akcenton sed lernis kiel kuiri angle- konsistanta el viando kaj legomoj (bongustega …). Ĉiu kunmanĝanto povis gustumi freŝan glaseton da gazpacho
trie, deserto konsistanta el multege da fruktoj -pomoj, bananoj, fragoj, … kaj jogurto, kremo, …

kvare, ni kafumis dum unu aŭ du horetoj per varma kafo, lakto, kremo, sukero.

Dum la post-manĝado oni babilis pri ĉio kaj nenio, kiel oni kutime faras inter E-istoj, kaj jam ĉirkaŭ la oka horo oni kolektis iomete da mono por ke la familio de Niko sentiĝu pli sendependa kaj povu trankvile viziti Bétera kaj Valencia. Ni jam konas la situacion de multaj valenciaj E-istoj, kiuj perdis siajn labor-postenojn pro la pandemio, sed mi certas ke ĉiuj el ni kontribuis tiom, kiom nia persona situacio permesis.

Finfine, Ana Montesinos kaj la bela familio de Niko adiaŭis nin apud la pordo de la kampara domo, kaj ni proponis novan renkontiĝon en Valencia por kafumi kune, babili per nia mirinda lingvo, kaj ĉiĉeroni la novalvenintojn tra la urbo