Noto (julio 2026): ĉi tiu kampanjo estas fermita. Ni ne plu akceptas kontribuojn por tiu celo.
Kiel scias tiuj el vi, kiuj jam vizitis nian sidejon, la apartamento tre bezonas renovigon, kaj pri la mebloj kaj pri la konstruaĵo mem.
Post kelkaj esploraj interparoloj, ni eksciis, ke kelkaj membroj pretas pruntedoni iom da mono por tiu celo. En la lasta asembleo ni konsentis efektivigi la reformon se ni trovos la financadon. Post kiam ni demandis du profesiulojn, ili donis al ni du similajn kostotaksojn de ĉirkaŭ 9 000 €.
La reformo konsistus en refari la banĉambron kaj kuirejon, sed interŝanĝante ilin, tiel ke la banĉambro estus en la angulo kaj la kuirejo estus kiel longa bartablo enkorpigita en la ĉefa ĉambro, kun pli granda funkcieblo kaj pli moderna aspekto. En tiu trinkejo ni povas meti la kafomaŝinon, la mikroondon ktp. Ĉi tio certe tre konvenos por havi pli bonvenigan medion.
Tiu ĉi reformo aldoniĝos al tiu de la konstruaĵo, kiu estas deviga, kaj kiu inkluzivos la lifton, kaj ege revalorigos la loĝejon. Havi pli belan ejon permesos al ni doni pli bonan bildon kaj eĉ kunhavigi ĝin iam kun aliaj rilataj asocioj, por redukti kostojn kaj pli bone konigi nin.
Nia propono pri financado estas:
- Ke membroj kaj simpatiantoj donu pruntojn sen interezo kaj kun tre longa repagperiodo. La precizaj kondiĉoj estas priskribitaj en la dokumento, kiu laŭleĝe ligus la asocion al la repago de la pruntita sumo (vidu ĉe la malsupro de ĉi tiu paĝo).
- Kompreneble, ekzistas la ebleco fari nerepageblajn donacojn de malgrandaj kvantoj por tiuj, kiuj volas ĝin.
Kompreneble, se vi konas alian masoniston kaj rekomendas tiun, ankoraŭ ne estas tro malfrue por peti de tiu alian kostotakson: nenio estas decidita.
Se vi volas kontribui, kontaktu nin per retpoŝto valencia@esperanto.es aŭ per telefono +34 623 02 40 45. Bonvolu kontakti nin antaŭ dimanĉo, la 3-a de aprilo, por ke ni povu baldaŭ eklabori.
Multan dankon anticipe! La nepoj vin benos!
Raúl Salinas, prezidanto de la asocio
Legi en:
