Internacia Tago de Esperanto 2023

Noto (aŭgusto 2026): ĉi tiu teksto estas de julio 2023 kaj temas pri la Tago de Esperanto de tiu jaro. La letero de Humphrey Tonkin plu validas por iu ajn 26-a de julio.

Letero de Humphrey Tonkin:

Festado! La 26-a de julio, Internacia Tago de Esperanto, alproksimiĝas. Necesas plani jam nun!

Kion vi faros tiun tagon?

Sendube mi informos miajn neesperantistajn amikojn, ke temas pri speciala tago en la Esperanta kalendaro, la tago de la jaro 1887 en kiu Zamenhof publikigis malgrandan broŝuron kiu unuafoje prezentis Esperanton al la mondo. Mi ne trudos al ili Esperanton, kvazaŭ mi prezentus solvon al ĉiuj problemoj de la mondo, sed mi mencios kelkajn freŝajn novaĵojn. Ekzemple: eble la fakton, ke venontjare ni havos kongreson en Afriko, kie Esperanto iom post iom kolektas siajn adeptojn kaj uzantojn. Aŭ eble la fakton, ke miloj da homoj uzas Esperanton en sociaj medioj; aŭ kantas en la lingvo, eĉ en internaciaj koruso; aŭ legas en la lingvo; aŭ instruas ĝin al aliaj. Mi sendos al ili ligilojn al prezentaĵoj kiuj povus interesi ilin, ekzemple en Jutubo.

Inter miaj amikoj mi esperas, ke troviĝas unu aŭ du lokaj politikistoj, aŭ instruistoj, aŭ homoj kiuj vojaĝas eksterlanden.

Eble mi eĉ kontaktos nian urbestron, aŭ sendos mesaĝon al nia senatano aŭ parlamentano, aŭ kontaktos lokan pastron. Eble mi faros tion jam nun, por averti ilin, ke baldaŭ alvenos la Tago de Esperanto.

Ne por trudi, sed por informi. Ne por tuj konvinki, sed por interesi. Ne por montri, ke la parolantoj de Esperanto estas strangaj, sed por montri, ke ili estas saĝaj, bone informitaj pri la mondo, kaj ke ili laboras por la interkompreniĝo inter la homoj.

Kaj se labori por interkompreniĝo estas strange, do nomu min stranga…

Eble mi rakontos al ili, ke baldaŭ mi iros al Esperanto-kongreso en Italio, kie ĉiuj homoj parolos la saman lingvon. Mi povus mensogi, ke ni ĉiam atingas multon en niaj kongresoj — aŭ almenaŭ noti al mi mem, ke mi laboru pli diligente por vere atingi multon en Torino, se nur por montri, ke per komuna lingvo ja eblas atingi multon — kaj prepari min por la kongreso de la venonta jaro.

Eble mi eĉ trinkos glason da vino honore al la lingvo kaj al ĝia kreinto… Sed nur post malgranda peno, por ke tiu glaso fariĝu rekompenco, ne eskapo.

Kaj jes, mi sendos bondezirojn al miaj esperantistaj amikoj, kun kiuj mi kutimas kontakti en la festotagoj (je Kristnasko, ekzemple). Mi dankos ilin pro ilia laboro por Esperanto; mi memorigos al ili, ke ili ne laboras izolite; mi kuraĝigos ilin fari pli, promesante fari pli mi mem.

Komprenu: se ni volas, ke la mondo festu la Tagon de Esperanto, ni komencu per ni mem. Ni estu fieraj pri nia Esperanto, sed saĝe, digne, konvinke.

Feliĉan tagon de Esperanto! Feliĉan mondon!

Humphrey Tonkin
Reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj (Novjorko)


Legi en: Valencià · Castellano

Grupo Esperanto Valencia
Grupo Esperanto Valencia
Articles: 12