Els 18 exemplars de Sekso kaj Egaleco —el butlletí feminista internacional en esperanto que es va fer des de Rotterdam entre 1979 i 1988— transcrits sencers: 422 pàgines que fins ara només es podien llegir com a imatge.
Sekso kaj Egaleco va ser el primer butlletí feminista de l’esperanto: setze números i un suplement, de l’octubre de 1979 al gener de 1988. El feia des de Rotterdam una jove britànica que treballava a l’oficina central de la UEA i que firmava Anna Brennan —hui se la coneix com Anna Löwenstein, novel·lista i membre de l’Acadèmia d’Esperanto—. Hi van escriure col·laboradores i col·laboradors de mitja Europa, l’Índia, els Estats Units i Austràlia; el compaginava Dermod Quirke, i entre els noms que hi tornen sovint hi ha Elisabetta Formaggio i Brian Holser. El catàleg bibliogràfic de referència, la BPEAPE, el registra amb el número 12028.
Els escanejos ja existien; el text, no
Els facsímils es poden consultar des de fa temps a la Gazetoteko i a Bitarkivo, que els allotja a archive.org. Un PDF escanejat, però, és una imatge: no es pot buscar per una paraula, ni copiar-ne una cita, ni llegir amb un lector de pantalla. Això és el que hem afegit ací, i l’única raó de ser d’esta pàgina. Cada número enllaça el seu facsímil, que és el document de veritat.
Com s’ha fet
La transcripció és automàtica, feta per una intel·ligència artificial que llig les pàgines escanejades en compte de passar-hi un OCR: els accents de l’esperanto destrossen qualsevol OCR. El text es reproduïx en l’idioma original, sense corregir-ne la redacció ni l’ortografia. El que no es podia llegir es marca [nelegebla], i el que queda dubtós, [?]. Les fotografies, els dibuixos i els anuncis no es transcriuen: en el seu lloc hi ha una línia que diu què s’hi veu. Per a citar-ne res, compareu-ho amb el facsímil: pot haver-hi errades.
Què hem escrit a partir d’ací
Esta col·lecció està darrere de tres articles d’este arxiu: el debat del ri, que Sekso kaj Egaleco va obrir en el seu número 0; la crítica al premi Klara Silbernik, publicada en el número 3; i la revista Femina, que vint-i-cinc anys després continuava la mateixa línia. Publicar-ne el text sencer és, sobretot, perquè qualsevol puga fer el mateix.
Els drets són de qui els tinga. Si la redacció o els seus hereus volen que llevem esta transcripció, digueu-nos-ho i la llevem.
Els números
Núm. 0, octubre de 1979
23 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 0, octubre de 1979.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Numero 0 — Oktobro 1979
1,50 gld. aŭ 2 int. resp. kup.
[BILDO p.1] Kaplinio sur verda fono: la titolo «Sekso kaj Egaleco» per grandaj nigraj grasaj literoj, kun la numero kaj la dato dekstre kaj la prezo maldekstre.
Multaj homoj partoprenis la diskuton pri la plano eldoni novaĵleteron pri virina agado. Pluraj tuj vidis bezonon por tia bulteno kaj forte subtenis ĝin per la plej praktika maniero – per kontribuado. Aliaj tamen kritikis la ideon, asertante, ke la virinoj ne bezonas apartan eldonaĵon. Ili argumentis ke la virinoj ne devus konsideri sin speciala grupo, sed agi en la kadro de la ordinara socio, senzorge pri sia sekso. Tiu reago venis precipe de virinoj, kiuj mem sukcesis tion fari.
Bedaŭrinde, por la plimulto da virinoj la afero ne estas tiel facila. Sendube, ili havas la saman potencialon kiel viroj – sed praktikaj kaj psikologiaj malhelpoj neniam permesas al ili realigi tiun potencialon. Ĉi tiu novaĵletero celos esplori kaj identigi tiujn faktorojn, kiuj influas la situacion de virinoj, kaj diskuti manierojn superi ilin – kaj ĉu entute necesas superi ilin.
Ĉu do SkE estas nur por virinoj? Kompreneble, kiel la plej evidentaj viktimoj de seksa diskriminacio, ili pli ol viroj okupiĝas pri la temo. Tamen, la ekzisto de iu ajn formo de diskriminacio – sed precipe de speco, en kiu ni ĉiuj regule kaj rekte implikiĝas – devus esti temo grava por homoj de ambaŭ seksoj. Efektive, iu ajn agado rilate al la socia pozicio de virinoj nepre koncernos ankaŭ virojn kaj finfine bezonos ilian apogon. Ju pli virinoj konsciiĝas pri sia situacio kaj provas ŝanĝi ĝin, des pli ili malproksimiĝos de tiuj viroj, kiuj rifuzas kompreni ilian sintenon. Tio jam okazis en la batalemaj virinaj organizaĵoj. Mi esperas do, ke viroj same aktive kiel virinoj partoprenos la diskuton pri seksa egaleco per ĉi tiu bulteno. (Cetere, virinoj ne estas la solaj viktimoj de seksa diskriminacio. Ankaŭ la individueco de viroj estas limigita pro antaŭsupozoj pri normoj de vira konduto. Neniu ankoraŭ kontaktis SkE pri tiu temo. Certe, estus interese ricevi opiniojn pri ĝi.)
SkE havas la eblecon eniri tute alian teritorion ol la nacilingvaj revuoj pri similaj temoj. Uzante Esperanton, legantoj el la plej diversaj kultu-
— pàgina 2 —
roj kaj sociaj niveloj posedas unikan ilon por kompari vidpunktojn kaj informiĝi pri la situacio en aliaj landoj. Por ĉi tiu numero SkE kun plezuro ricevis la artikolon de Manoŝi DasGupto (p.13-16) pri la manko de virina movado en Hinda Unio. Ŝia artikolo levas multajn interesajn demandojn por aktivuloj ekster Azio. Ĉu ni povas akcepti, ke virinoj povus teni egale gravan kaj honoran rangon en iu socio, kvankam laŭ okcidentaj normoj ili ne ĝuas egalrajtecon? Kiam la aparta pozicio de virinoj estas unu el la fundamentaj principoj de difinita kulturo, ĉu estas dezirinde ŝanĝi ilian rolon – kio samtempe implicus kritiki kaj eble detrui tiun kulturon?
Mi estas konvinkita, pro la entuziasma reago al la ideo eldoni ĉi tiun novaĵleteron, ke ekzistas loko en la Esperanto-movado por bulteno pri seksa egaleco. Kuraĝigite de la jama apogo, mi proponas aperigi ĝin kvarfoje jare ekde januaro. Jam venis pli da materialo ol mi sukcesis meti en ĉi tiun numeron, kaj mi esperas uzi almenaŭ parton en la venonta. Ne forgesu tamen, ke por sia plua aperado, SkE dependos de la aktiva subteno de ĝiaj legantoj – ne nur per abonado sed per kontribuaĵoj en la formo de leteroj, artikoloj, fotoj kaj bildoj. Ĝi celos provizi forumon por la interŝanĝo de vidpunktoj kaj spertoj, kaj bazan materialon por diskutoj. Kelkaj artikoloj inkluzivas demandojn kaj temojn por plia pensado. Do ne nur pasive legu, sed konsideru la enhavon, priparolu ĝin – kaj reagu al ĝi.
Mi dankas miajn kunlaborantojn: precipe Charles Power, kiu helpas per lingva kontrolo kaj la prunto de redakcia adreso (kio verŝajne foje kaŭzis al li neantenditan embarason!), kaj Dermod Quirke, kiu senpage multobligas la novaĵleteron kaj provizas materialojn. Dankon ankaŭ al tiuj, kiuj donacis monon, por ke la novaĵletero povu iri senpage al interesatoj en nepagipovaj landoj. Memoru tiun eblecon, kiam vi pagos vian abonon!
Sed nun, ek al la novaĵletero mem – kaj ne forgesu sendi viajn reagojn!
Anna Brennan
S E K S O K A J E G A L E C O
Sendependa novaĵletero
La unua numero aperos en januaro 1980.
Redaktoro
Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando
Kunlaborantoj
Charles Power Dermod Quirke
Jarabono (4 numeroj)
8,00 gld. aŭ 10 irk.
Sendu internaciajn respondkuponojn rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4112754.
Perantoj
Brita Dermod Quirke 18 Trouville Road London SW4 8QL Ĝirkonto n-ro 12 463 0006
Norvega Margrete Landmark Buerstad N-3135 Torød
Limdato por la venonta numero: 15 dec.
– 2 –
— pàgina 3 —
SVISAJ VIRINOJ SALUTAS
Ĉar la 64a Universala Kongreso de Esperanto okazis dum la somera libertempo en Svislando, la Asocio de Svisaj Virinaj Organizaĵoj (Bund Schweizerischer Frauenorganisationen/Alliance de sociétés féminines suisses; BSF/ASF) ne kaptis la okazon saluti la virinan agadon de Universala Esperanto-Asocio. Sed inter la membroj de la komitato de BSF/ASF estas esperantistino, kiu partoprenis la Kongreson.
Per tiu ĉi skriba vojo miaj salutoj atingos ankoraŭ pli da esperantistinoj ol nur la kongresanoj. Ni flanke de la BSF/ASF ĝojas pri la iniciato de virinoj eldoni novaĵleteron, el kiu oni povas ekscii, kion faras la diversaj aktivuloj en la tuta mondo.
Tiuj kongresanoj, kiuj aĉetis la insignon, kiu estis vendata sur la stratoj la 1-an de aŭgusto en Lucerno kontribuis – nesciante – monon al kvar svisaj virinaj organizaĵoj; unu el ili estas la plej impona, la supre menciita BSF/ASF. Ĝi estas la tegmenta unuiĝo de 240 virinaj ligoj, virinaj agado-grupoj el ĉiuj partioj, profesiaj ligoj, bonfaraj organizaĵoj ktp; malrekte ĝi atingas pli ol 300 000 virinojn en la tuta lando.
La svisaj virinaj organizaĵoj ĉiam laboras por la plibonigo de la situacio de la virina voĉdonrajto, kiun la virinoj ricevis en 1971. Hodiaŭ ni klopodas por la elekto de kiel eble plej multaj virinoj en la diversajn parlamentojn. Sed ankaŭ la jura situacio kaj la socia cirkonstancoj por la virinoj en Svislando estas ne plene kontentigaj. Ni observas tre atente la revizion de la familia leĝaro, kiu devus doni pli da rajtoj al la virinoj. La celo de virina agado en Svislando estas la kunlaboro kaj egaleco inter la geedzoj en ĉiuj rilatoj.
Kompreneble ni ankaŭ flegas la internaciajn rilatojn. BSF/ASF estas membro de la Internacia Konsilantaro de Virinoj, kiu kongresis en Nairobi en aŭgusto 1979. Ĉar tiu konsilantaro ankaŭ havas rilatojn kun UN, la virinoj havus eblecon kontribui ion al la Esperanto-movado per siaj ekzistantaj organizaĵoj.
Tio do estas la ĝenerala stato de la laboroj de la plej granda svisa virina organizaĵo.
Irène Thomann-Baur, Svislando
[BILDO p.3] Nigra-blanka emblemo: kvinpetala floro, en kies mezo staras ronda krono de stiligitaj figuroj ĉirkaŭ blanka kruco — la insigno de la svisa nacia festotago.
– 3 –
— pàgina 4 —
EGALECO kaj la Internacia Lingvo
[BILDO p.4] La titolo estas grafike aranĝita: «EGALECO» per grandaj nigraj literoj oblikve supren, la vortoj «kaj la» manskribitaj, kaj «Internacia Lingvo» sub ili, kun steleto super ĉiu «i».
«La Prezidanto reprezentas la Asocion kaj subskribas kun la Ĝenerala Sekretario la ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn. Li rajtas delegi alian Komitatanon por difinita tasko.»
Ĉi tiuj vortoj troviĝas en par. 33 de la projekto pri nova statuto de UEA, kiu aperis pasintjare en la decembra numero de la revuo Esperanto. En la reviziita statut-propono, baldaŭ submetota al la membroj de UEA, tiujn vortojn anstataŭas la jenaj:
«La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn. La Prezidanto rajtas delegi alian komitatanon por difinita tasko.»
Krom aliaj ŝanĝoj, la pronomon li en la reviziita versio oni evitas per ripeto de la subjekto aŭ entuta ellaso de la pronomo. Kial tiu ŝanĝo? Ĉiuj scias, ke li foje ricevas pli vastan signifon ol tiu de la vortara difino: «Singulara virseksa pron. de la 3a persono» (Plena Ilustrita Vortaro). Ofte oni uzas li ankaŭ por aludi al iu nedifinita homo, kiu povus esti aŭ virseksa aŭ virina.
Tiu kroma senco de li verŝajne fontas el naciaj lingvoj, kiuj simile uzas tiun pronomon en ĝenerala signifo. Tio rezultas nature el situacio, en kiu ĝis lastatempe la kalkulendaj homoj estis kutime nur viroj. Oni simple ne devis normale konsideri eblecon, ke li ne regule kovros ĉiujn gravajn kazojn. Feliĉe, tiu situacio nun ŝanĝiĝas, sed bedaŭrinde postrestas tradicio, kiu sufiĉe koloras la uzon en multaj lingvoj. Pro la ĉiam pli ofta eniro de virinoj en sferojn, kie antaŭe troviĝis nur viroj, nun konstante necesas streĉi la signifon de li por inkluzivi ankaŭ eventualajn ŝi-ojn.
Minimume, tiu postrestaĵo en nia lingvo estas malaktuala kaj ĝena. Ĉu, maksimume, ĝi povus esti pli ol simple neoportuna? Ĉu lingvo nur spegulas la sintenon de siaj uzantoj – aŭ ĉu ĝi havas la kapablon eĉ aktive influi iliajn opiniojn?
La pronomo li estas ambigua; kutime ĝi rilatas nur al viroj, sed foje ĝi povas aludi ankaŭ al virinoj. Tamen la unua senco estas multe pli ofta kaj tuj evidenta ol la dua. Parolanto eble intencus la duan sencon en difinita frazo; sed ĉu tiu intenco komunikiĝus al la aŭskultantoj? Ĉu, praktike, aŭdante la pronomon li, aŭskultanto ne emus ricevi mensan bildon de virseksa estulo?
– 4 –
— pàgina 5 —
Eksplicite inkluzivi virinojn en nia konscio, anstataŭ neintence ekskluzivi ilin pro la uzo de ambigua pronomo, povus esti nur pozitiva paŝo. Ĝi aparte gravas en kuntekstoj, kie oni ankoraŭ ne emas imagi virinon, ekz. kiam temas pri prezidanteco de UEA. Al multaj virinoj la ideo simple ne enirus la kapon, ke ili persone povus pli fari ol stari ĉe la rando de la scenejo kiel spektantoj. La uzo de neambigua pronomo, kiu klare inkluzivus ilin, efektive invitus ilin mem fariĝi roluloj en la agado.
Tamen, ŝanĝi la ĝeneralan lingvouzon ne estas facila tasko; eble pli facile estas ŝanĝi la socion mem. Esperanto, verŝajne, estas pli akceptema de novaj evoluoj ol la naciaj lingvoj. Unue, ĝi estas nova lingvo, kaj do malaktualaj uzoj ne estas apogitaj de longa tradicio. Krome, ĝi estas por la plimulto de parolantoj lernita lingvo (t.e. kiun ili formale studis). Denaskaj parolantoj malfacile povus adaptiĝi al nova pronoma uzo, dum lernanto en Esperanto-kurso tute ne rimarkus problemon.
Kio estas la alternativo al li? Konstante diri «li aŭ ŝi» estas nekonvene, kaj levas novan problemon (kiun pronomon meti unue?) Kelkaj proponitaj solvoj estas diskutitaj en la sekvanta letero de Ole Hagemann. Certe, SkE ofte spertos la bezonon por ĝenerala pronomo, kaj invitas la opiniojn de legantoj pri la plej bona solvo.
ab
La komunseksa pronomo ri
Parolante pri la komunseksa pronomo, oni devas konscii, ke tiu pronomo estonte fariĝos treege ofta vorto – multe pli ofta ol li kaj ŝi. Kiam oni alkutimiĝos al la uzado de la komunseksa pronomo, oni nature uzos ĝin preskaŭ ĉiam, dum li kaj ŝi estos uzataj nur en tiuj kazoj, kie gravas la sekso de la priparolata persono. Pro tiu ofteco estas esenca la mallongeco de la komunseksa pronomo. Ĝi prefere konsistu el nur unu konsonanto + i.
Tiun postulon kontentigas la jenaj 3 eblecoj:
- Enkonduko de nova pronomo hi kun la signifo de li, kaj uzado de li kiel komunseksa pronomo.
- Ĝeneraligo de la signifo de ĝi.
- Uzado de la nova pronomo ri.
La unua solvo havas la malavantaĝon, ke ĝi necesigas ŝanĝon de la signifo de la jam ekzistanta pronomo li.
La dua ebleco estas tute logika solvo. La pronomo ĝi jam laŭdifine povas montri aĵon aŭ estulon. Mi tamen forte malrekomendas uzi ĝin por personoj, ĉar valoras daŭre konservi la distingon inter aĵoj kaj personoj. Zamenhof kreis la lingvon tia, ke la pluralo havas unu formon, ili, dum la pli multe uzata singularo havas diversajn formojn, li, ŝi kaj ĝi. Tio donas al la lingvo valorajn nuancojn, kiuj helpas al la senpera kaj klara kompreno. Se oni rompos tiun tradicion de distingo inter aĵoj kaj personoj, oni malriĉigos la lingvon kaj kontribuos al konfuziĝo kaj miskomprenoj ĉe la ĉiutaga uzado de la lingvo.
– 5 –
— pàgina 6 —
La tria ebleco estas la perfekta solvo. La komunseksa pronomo ri montras nur personon kaj per tio plene vivtenas la utilan distingon inter personoj kaj aĵoj. Oni komprenble devas alkutimiĝi al tiu nova pronomo, sed post alkutimiĝo ĉiuj uzos la pronomon ri precize same facile kaj nature kiel nun ŝi kaj li.
Ole Hagemann, Danlando
KVA
[BILDO p.6] La literoj «KVA» presitaj en tre granda dika tiparo maldekstre, komencante la artikolon.
KVA estas mallongigo de Komisiono pri Virina Agado de UEA. Pri la laboro de tiu komisiono vi verŝajne sufiĉe ofte legos en venontaj numeroj de ĉi tiu novaĵletero. Ĝi estis fondita por kunordigi la Esperanto-agadon por la Internacia Jaro de la Virino (1975), sub la gvido de Elsbeth Bormann. Dum tiu jaro okazis grandskala laboro, ekz. kontaktoj kun naciaj virinaj organizaĵoj, pritrakto de virinaj demandoj en Esperanto-kongresoj kaj kunvenoj, ktp. Tamen, laboro en tiu kampo ne finiĝis post la Virina Jaro. La Komitato de UEA rekonis la daŭran bezonon por la komisiono, kaj decidis, ke ĝi fariĝu konstanta.
La laboro de KVA en la lastaj jaroj centriĝis ĉefe ĉirkaŭ la Universalaj Kongresoj. Ĝi aranĝis renkontiĝojn kun lokaj virinaj asocioj en la kongres-urboj, diskutgrupojn kaj prelegojn. En Lucerno, bedaŭrinde, la gvidantoj de la loka virina asocio estis en libertempo dum la kongresa semajno, kaj ne estis eble aranĝi renkontiĝon. La programo do konsistis el prelegoj, publika kunveno, kaj kunsidoj de la komisiono. 4 el la 5 komisionanoj ĉeestis la Kongreson; ili estis J. Tonkin (Usono), B. Beleva (Bulgarujo), Y. Isobe (Japanujo) kaj E. Kehlet (Belgujo). Ne povis veni la kvina membro, Ĵ. Sadigi (Irano).
Dum la unua kunsido, kiu estis publika, fariĝis evidente, ke kelkaj virinoj komencis dubi la entutan neceson por virina komisiono. Ili argumentis, ke la ekzisto de aparta komisiono implicas, ke la virinoj bezonas specialan traktadon kaj ne kapablas eniri la normalan laboron de la Esperanto-movado. Kontraŭ tio estis dirite, ke al multaj virinoj mankas la memfido kaj eduko necesaj por memstara agado; tial ili bezonas apartan helpon. Rezultis tre vigla diskuto, tamen sen klara konkludo. Estis evidente, ke ekzistas sufiĉe forta diferenco de opinio pri tiu demando, kaj ke necesas redifini la celojn de la komisiono. Tiu temo estis denove pritraktita en la publika kunveno (kie ankaŭ estis prezentita la plano eldoni ĉi tiun novaĵleteron). La diskuto komenciĝis iom malvigle ĝis la partoprenantoj formis malgrandajn grupojn, kie ili povis senĝene paroli. Rezultis kelkaj praktikaj sugestoj por estonta agado de KVA.
Ĉiuj membroj de KVA estis tro ŝarĝitaj pro aliaj taskoj. En Lucerno ili retiriĝis por permesi la elekton de novaj membroj. Tiuj estas: Anna Brennan kaj Loes Demmendaal (Nederlando) kaj Flóra Szabó-Felső (Hungarujo). Ĉar du el la tri novaj komisionanoj loĝas en la sama urbo, ili espereble povos pli facile kunordigi sian agadon ol la kvin antaŭaj membroj, kiuj kutime povis renkontiĝi nur en kongresoj.
– 6 –
— pàgina 7 —
Letero-propono
Karaj amikinoj, fratinoj, sinjaŭlinoj*, sinjorinoj kaj kamaradinoj, karaj ĉiuj.
Certe ankaŭ al vi okazis «post la festo» eksplodo de ideoj kaj proponoj, kiujn vi ne prezentis en iu privata aŭ publika societo, kvankam vi partoprenis ĝin kaj havis eblecon paroli. Nu, ĝuste tion mi nun spertas, post nia ne sufiĉe vigla publika kunveno pri virina agado en Lucerno, kie ekzistis abundo da eblecoj paroli pri siaj ideoj, sed kie mi silentis. Kaj nun, semajnojn post la kongresfermo, ideoj zumas en mia kapo kvazaŭ abeloj.
Laŭ mia opinio, la plej malbona vojo montri sin egala al la viroj estas imiti iliajn mankojn: fumegi, blasfemi, diboĉi, amori senbride. Plej loge estas pruvi sukceson en iu agadkampo kie viroj malsukcesis. Jen en tiu kampo kuŝas mia propono. Antaŭ kelkaj jaroj ekzistis konstanta kongresa programero «Oratoraj konkursoj» por gejunuloj, sed preskaŭ ĉiam konkursantoj estis viroj. Fine pro tro malmultaj kandidatoj la konkursoj estingiĝis. Ĉu ne estus plaĉe partopreni al «Virina oratora konkurso» en kadro de virinaj dumkongresaj kunvenoj? Virinoj plej ofte gvidas kursojn, sekretariumas en societoj, estas karavangvidantoj: ĉiuj situacioj postulantaj kapablon bele paroli, esprimadi siajn pensojn kulture kaj estetike. Oratorado apartenas al la plej malfacilaj disciplinoj de la intelekta agado, foje floranta kaj estimanda arto, nun preskaŭ komplete neglektita, precipe en landoj kie ne ekzistas plurpartia politika sistemo. Tie politikistoj eĉ legi la tekston ne scias.
Ĉu ne estas plaĉe montri ke virinoj kapablas regi tiun klasikan kaj malfacilan parolmajstraĵon? Establi konkurson, aŭdi 10- ĝis 15-minutajn paroladojn de kandidatinoj senkonsidere al la aĝo, premii la plej bonajn; tion prizorgu la enlanda virina komitato.
Mi mem certas, ke ĉiam mi estus inter vizitantoj de tiaj konkursoj. Ĉu ankaŭ vi? Nu, kial ne fari almenaŭ provaranĝon jam en Stokholmo.
Emilija Lapenna, Jugoslavio
*Sinjaŭlino: vorto el Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano. Ĝi signifas samtempe «sinjorino» kaj «fraŭlino», kiel la angla Ms. (= Mrs. + Miss). Uzante ĝin, virino ne bezonas sciigi sian edzinan staton.
ISU en Stokholmo
En la kadro de la 65a Universala Kongreso en 1980 okazos la 33a sesio de Internacia Somera Universitato. Universitataj profesoroj kaj aliaj kvalifikitaj personoj povas proponi prelegon al la Komisiono pri ISU, kies sekretario estas prof. Bruce A. Sherwood, 507 S. Draper, Champaign, IL 61820, Usono. La proponoj (kun resumo de la prelego, mallongaj biografio kaj bibliografio – originalo kaj tri kopioj; kaj foto de la proponanto) atingu la sekretarion antaŭ la 31a de decembro, 1979. La kongresa temo en Stokholmo estos diskriminacio. Oni povas proponi prelegon ne koncernan al la kongresa temo.
– 7 –
— pàgina 8 —
nova disko
[BILDO p.8] Kaplinio: la vortoj «nova disko» skribitaj kiel muziknotoj sur kvinlinia muzika notlinearo.
Ĵus aperis disketo kun du kantoj, «Sven kaj Siv» kaj «Vivu la stel'». Tiu lasta estas sufiĉe – pli ol sufiĉe, miaguste – konata, ŝimverda kanzono, sed «Sven kaj Siv» estas tute nova, verkita de la kantisto, Reine Svensson, originale en la sveda lingvo. La kanto rakontas tipan tagon de tipa laboranta virino en Svedujo (kaj ne nur tie), kie edzino laboras eksterhejme same kiel la edzo, sed tamen retenas pli-malpli plene la dommastrumajn devojn: «Nur eblas al virino elteni tian vivon». La traduko havas kelkajn stilajn kaj ritmajn mankojn, sed la kantado kaj fona muzikado estas altnivelaj. Salutinda iniciato de Märtha Andréasson kaj Esperanto-Klubo Kungälv!
La disko estas havebla de la eldoninto, Esperanto-Disko AB, 2265, S-425 90 Hisings Kärra, Svedujo (12,50 svedaj kronoj – en Svedujo 15,00 kr. – plus sendokostoj), kaj de la libroservo de UEA (8,40 gld. plus sendokostoj).
cp
VIRINA AGADO EN LA ESPERANTO-MOVADO
Mi skizos al vi iom nian situacion en Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Dum la 3a Kongreso de ĈEA estis elektita nova estraro (3ia Centra Komitato, kaj Centra Kontrola kaj Revizia Komisiono). Unu kvinono de la nove elektita Centra Komitato estas virinoj, kaj en Centra Kontrola kaj Revizia Komisiono 60% (tri el kvin) estas virinoj. Estintaj estraranoj de ĈEA zorge preparis elektojn laŭ proponoj de unuopaj kluboj. Estis jam konate, ke la virinoj pli vigle kaj pli oferene plenumis siajn funkciojn. Tamen, multe da virinoj estas okupataj kaj zorgas pri siaj familianoj. Sed ne ĉiam regis bona harmonio inter viroj kaj inoj. Antaŭ kelkaj jardekoj ekzistis eĉ luktoj – ne nur en Esperanto. Sed virinoj konvinkis virojn pri sia kapableco, agademo – ĉio dependas ĉiam de virinoj mem.
Do, ankaŭ agado de nia Virina Komisiono ŝanĝiĝis. Nun ni varbas virinojn en la Esperanto-movadon, ni instigas la virinojn, ke ili eduku siajn infanojn en Esperanto-medio kaj -spirito, por ke ili fariĝu ankaŭ esperantistoj, por kunlaboro kun Mondpaca Esperantista Movado, ĉar sen paco oni ne povas disvastigi Esperanton.
Maria Turková, Ĉeĥoslovakio
Prezidanto de Virinaj Komisionoj de
ĈEA kaj de MEM
– 8 –
— pàgina 9 —
En nia distrikto ekzistas nuntempe 4 Esperanto-grupoj. (Verŝajne ekde oktobro estos 6!) Ni fondis asocion, nomitan Esperanto-Junularo de la Distrikto Vechta. La plej multaj membroj estas junulinoj en la aĝo de 14 ĝis 25 jaroj.
Sed tio ne signifas, ke ĉe ni la virinoj estas memstaraj. Unue venis kelkaj knaboj kaj kelkaj knabinoj. La knaboj foriris – mi ne scias la kaŭzon, verŝajne ĉar ekzistas jam multaj grupoj por knaboj, do, ili tute ne restis –, la knabinoj daŭrigis kaj instigis siajn amikinojn ankaŭ lerni Esperanton.
Kvankam ni havas «nur» knabinojn en niaj grupoj (kaj kelkajn knabojn), la interna kaj ekstera grupvivo funkcias tre bone. La grupoj renkontiĝas semajne, ĉiuj grupoj de la asocio renkontiĝas monate kaj la delegitoj kunsidas kvaronjare. Ni aranĝas interŝanĝojn kun eksterlandaj grupoj (ĝis nun kun Groningen, Nederlando, kaj renkontiĝo kun alia granda germana grupo en Hanovero). Estas planata ankaŭ vizito ĉe teatra grupo en Pollando. Ĉiujare en Lohne aŭ ĉirkaŭaĵo estas internacia renkontiĝo. Ĉi-jare ni aranĝis tendaron.
Sed mi opinias, ke la junulinoj ĉe ni ne farus tiel multe, se ĉeestus viroj, «kiuj ja povus fari la laboron pli bone». (Neniu diris tion ĝis nun, sed certe preskaŭ ĉiuj pensas tion.) Ekzemple ni faris vojomontrilojn el ligno, segis kaj pentris ilin. Mi estas certa, ke la junulinoj ne segus, se junuloj ĉeestus. Verŝajne oni dirus, ke tio ja estas «vira laboro».
Tio estas laŭ mi la plej granda problemo. Se mi vidas virinojn – junajn kaj ne junajn –, kiuj devas fari tute simplan laboron (skribi leteron al iu oficejo, pagi fakturon, telefoni al mekanikisto ktp. ktp.), ili atendas ĝis la edzo revenas kaj faras ĝin, «ĉar li ja pli bone kapablas skribi, diri al la mekanikisto, kial la lavmaŝino (!) ne funkcias …» Kaj la viroj ege ĝojas, ke ili povas helpi al tiuj senhelpaj virinoj. Min ege interesus scii, kion aliaj virinoj opinias pri tiu problemo, tial mi kun vera intereso jam atendas la novaĵleteron.
Mi laboras ĉe banko. Kaj mi vidas la virinojn, kiuj venas por preni monon kaj diri al ni, kiom ni devas ĝiri por iu fakturo. Sed tio estas preskaŭ ĉio, kion ili faras en la banko. Se estas demando pri rentoj, konstruŝparkontraktoj a.s., ĉiam venas la viroj. Tion mi vidas ne nur ĉe ni en la banko, sed ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ tre ofte en la Esperanto-movado. Se esperantisto edziĝas, la edzino tre ofte komencas lerni Esperanton kaj venas kun li al la renkontiĝoj. Sed se esperantistino edziniĝas, ŝi tre ofte jam antaŭ la geedziĝo finas kun ĉio, kion ŝi ĝis tiam faris en la grupo. (Ankaŭ por tio mi havas multajn ekzemplojn, sed verŝajne vi jam mem konstatis, ĉu ne?)
Marianne Böckmann, FRG
– 9 –
— pàgina 10 —
Verŝajne ne plu ekzistas demando, ĉu entute virinoj rajtas labori ekster la hejmo. En pluraj landoj tio ja fariĝis ekonomia kaj socia fakto. Sed kiel la sekvantaj leteroj memorigas, tiu situacio ne ekestis facile; en Eŭropo ĝi rezultis nur el du militoj. Eĉ nun, en periodo de senlaboreco en multaj landoj, ofte releviĝas la demando pri la rajto de edzinoj ricevi laboron, kiu povus iri al nedungita viro. En Koreujo, la situacio de laboranta virino estas eĉ malpli sekura.
Ĉu la patrino de junaj infanoj laboru ekster la hejmo? Aŭ ĉu ŝi preferе dediĉu sin al sia familio? Du el la sekvantaj leteroj atentigas, ke ofte estas oportune ne eniri la labormerkaton, kaj por la individuo, kaj por la tuta socio. Ideo ne menciita en la leteroj estas la jena: ke patroj dediĉu pli da tempo al prizorgo de siaj infanoj, kaj pli egale dividu la taskon kun siaj edzinoj. Sendu viajn reagojn al tiu sugesto al SkE.
Egaleco ĉe la laboro
Mi laboras(is) en kampo, kie ĉefe aktivas viroj. Tio validas same por mia profesia laboro kiel por la Esperanto-movado. Dum pli ol 40 jaroj mi deĵoris preskaŭ nur kune kun viroj (escepte de dujara estrado de skribĉambro, kie laboris inter 12 kaj 20 knabinoj). Mi povas diri, ke mi ŝatis labori kun viroj. Ili estis realistaj, objektivaj, afablaj, kamaradecaj, helpemaj. Ĉar mi laboris ĉefe en sociala tereno, oni ŝatis miajn iniciativojn, objektivecon, fakan prijuĝon kaj mian komprenemon pri iliaj problemoj. Ili traktis min kiel koleginon!
Samrajteco en la unua periodo ne ludis rolon. Tiom da virinoj ankoraŭ ne laboris en la fervoja medio – estis nur kelkaj esceptoj. (Pri la intermilita tempo mi ne parolu.) Post la milito la situacio ŝanĝiĝis. Ju pli da virinoj aperis sur la labormerkato, des pli da problemoj ekestis. Natura afero! Multaj virinoj ne laboris libervole, sed devige. Necesis ne nur solvi iliajn familiajn problemojn, sed alkutimigi ilin al ĝis tiam tute fremdaj okupoj kaj kuraĝigi ilin eluzi siajn talentojn. La virinoj rapide adaptiĝis, evoluis, montris kvaliton kaj kuraĝon. Multaj viroj tion ne atendis kaj eĉ ne volis kredi tion. Ankaŭ por ili, ĝi estis nova situacio. Se virino montris ambiciojn aŭ eĉ intencis avanci, la viroj rigardis ŝin kiel dangeron. – La samrajteco fariĝis aktuala! Mi observis kaj spertis ĵaluzon, envion, malamon, kalumniojn. Amuzaj, ofte ridindaj, situacioj kontribuis al reciproka kompreno aŭ malhelpis ĝin. Kvankam dum la lastaj jaroj la afero multe progresis, oni postulas ankaŭ hodiaŭ de virinoj 150% da kapabloj, diplomatan talenton kaj multe da sento en la fingropintoj. Laŭ miaj spertoj la harmonia etoso grandparte dependas de la virinoj (kaj tion ni konsciu).
Elfriede Kruse, FRG
– 10 –
— pàgina 11 —
Dum jam multjara vivo, mi havis la okazon alfronti la plej dramajn situaciojn inkluzive de du mondmilitoj. Tiuj ĉi, kiuj momente eltiris multnombrajn virojn el la civila vivo, vole nevole, devigis multegajn inojn anstataŭi la forirantojn en familiaj, kiel en profesiaj, fakoj. Ofte ili devis roli en estraj rondoj, eĉ se malbone, kaj tute sen preparo por tiuj novaj, abrupte ricevitaj, taskoj.
Plej ĝenerale, la virinoj elmontris kuraĝon, saĝecon, efikecon. Tiuj estis epokoj kiam neniu elvokis seks-malsimilecon en laborkapabloj, kaj, sekve, la virinoj ricevis nenian komplekson pri seksa malsupereco.
Kial do – ĉefe kiam okazas enlandaj ekonomiaj krizoj, pro kiuj mankas laborproponoj, sekve familiaj enspezoj malaltiĝas en multaj kazoj – oni plej volonte akuzas virinojn, ke ili prenas taskojn kaj salajrojn, kiuj plej nature – laŭdire – devus iri al viroj?
Reale, ne ĉiuj viroj, ne ĉiuj inoj similas. En ambaŭ kampoj estas kleraj, laboremaj, dediĉitaj homoj flanke de tiuj malpli bone dotitaj de la naturo. Kial do, persisteme, enkonduki seksbatalemon?
Laŭ mi, en iu ajn fako, la virinoj devas serene, plej kuraĝe, akcepti ĉion pri kio ili sentas sin kapablaj, kaj kion ili deziras. La viroj juĝos laŭ la rezultoj kaj, kredu min, la plej seriozaj rekonas meritatan samgalecon diversfakan. Nekonteste, restas ankoraŭ multe por fari. Cetere, rest-as/-os virinoj, esence inaj, kiuj ŝatas viran protektadon kaj aliaj, kiuj havas grandegan emon al nura patrineco, tute sen deflankiĝo. Ankaŭ ili rajtas tion opinii kaj deziri! Kial juĝi ilin kompatindaj subulinoj?
Ĉefe, ĉiu devas fidi al si mem, libervole elekti vivmanieron kaj provi trovi kontentigan homsorton.
B. Cheverry, Francujo
En mia lando, ne gravas diversaj problemoj krom unu, kiu estas seksa diskriminacio en profesioj, mi opinias. Kompreneble, virinoj ankaŭ laboras kun viroj en ĉiu kampo, kaj en speciala kampo egalas virinoj kaj viroj.
Sed la problemo ankoraŭ restas en multaj kompanioj, kvankam en registaraj postenoj la situacio pliboniĝis. Precipe kiam oficistino edziniĝas, tiam ŝi devas eksiĝi. Tial estas malfacile, ke virino akiru gravan rolon en la kompanio, kaj tial virino ricevas pli malaltan salajron ol viro en same aŭ eĉ malpli grava posteno.
Gim Ĝem-ok, Koreujo
– 11 –
— pàgina 12 —
La ne-plena egaleco de virinoj estas plej konvena al mi hodiaŭ. Ĉu vi min komprenas? Mi volas diri, ke pro la fakto ke mi havas du etulojn, kiujn unuflanke mi volus varti mem, kaj aliflanke mi ŝatas ne esti tro ligata al la hejmo – mia situacio estas tre bona, ĉar, havante bonan helpantinon, mi povas iomete studi, iomete labori, kaj iomete esti kun la infanoj. Mia edzo ne povus tion fari!
Sed – eble foje mi ŝanĝos mian opinion. Nuntempe – mi ne povas batali por plena egaleco.
Anat Zajdman, Israelo
Kompreneble mi konsentas, ke virino havu la rajton labori ekster la hejmo, se ŝi tion deziras, kaj la plejmulto de britaj virinoj nun tion faras. Sed mi konstatas, ke tio kaŭzas problemojn precipe por la volontulaj movadoj kiel ekz. la Esperantaj organizoj. Kiam mi estis knabino, la edzinoj pli ofte restis hejme, kaj kiam la infanoj jam plenkreskis, ili havis iom da tempo por fari nepagatan laboron. Nun, se ambaŭ geedzoj laboras, vespere ili ambaŭ laboras en la domo kaj ĝardeno, kaj nek unu nek la alia havas multan tempon liberan por partopreni volontulajn agado-organizojn. Tiaj organizoj ofte devas dependi je la kunlaboro de la emeritoj – kiuj cetere vivas iom pli longe. Gvidanto de Junularo Esperantista Brita diris al mi lastatempe, ke ŝajne ĉefe junuloj kaj emeritoj laboras por Esperanto en Britio. La solvo de tiu problemo? – verŝajne ni devas atendi, ke la laborhoroj iompostiom malpliiĝos por doni pli da libera tempo.
Sybil V. Sly, Britujo
[REKLAMO p.12] Enkadrigita anonco titolita «VENIS TRI VIROJ»: el Afriko al la 64a Universala Kongreso en Lucerno, per financa helpo de la Adopta Kaso kaj Fondaĵo Azio-Afriko. Ĉu temas pri seksa diskriminacio? Almenaŭ ne rekte – ĉar nur viroj sin proponis. La financaj instituoj de la Esperanto-movado volonte helpus ankaŭ virinojn el mondpartoj, kiuj malofte reprezentiĝas ĉe Universalaj Kongresoj. Se vi estas en tiu kategorio, forte deziras veni al la 65a UK en Stokholmo kaj bezonas por tio financan helpon, skribu al Universala Kongreso de Esperanto, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, kun konciza priskribo de vi mem kaj de via Esperanto-agado.
– 12 –
— pàgina 13 —
VIRINOJ EN HINDA UNIO:
Honora sed ombra rolo
Manoŝi DaŝGupto
[BILDO p.13] Foto de juna hinda virino en tradicia vesto, kun kunmetitaj manoj, antaŭ strioza fono. Apudteksto: «Juna hinda virino en la tradicia sario. Fotita de la aŭtoro.»
En la okcidentaj landoj multe pli ol en Hindlando* aperis movado en diversaj epokoj pri la libero de virinoj. Ja la fundamentaj rapido kaj ritmoj en la historio de Hindlando estas aliaj ol tiuj en la historio de Eŭropo kaj Ameriko. Sekve ne havas sencon miri, ke ne okazis en Hindlando tio, kio okazis aŭ okazas en Eŭropo kaj Ameriko. Sed oni povas demandi tamen, je hinda perspektivo, kial aperis aparte memkontentaj kaj unuflankaj rimarkoj en la hinda kontribuo al la miloj da paĝoj, kiujn oni verkas dum la Internacia Virina Jaro proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.
En Hindlando la virinaro, vidata kiel la patrinaro, ĉiam havis kaj havas ekstreme honoran rangon. La hinda tradicio atendas, ke la patrinaro solvos la kontraŭdirojn inter viroj kaj viroj kaj tiel disralios [?] la bonecon tra la mondo; same kiel en hindua mito la patrino de la mondo intervenas en la milito inter la dioj kaj la titanoj, venkas la titanojn, kaj tuj poste redonas al la dioj iliajn proprajn militfortojn. Oni akceptas la fakton, ke ne ĉiu virino kapablas konformi al tiu tradicia rolo, ke la biologia patriniĝo ne donas al ĉiu virino dipatrinan grandiozon; oni diras, ke ‘esti naskinta ne sufiĉas por patrini’. Malgraŭ tiuj modifoj la membildo de la hinduinoj glore emfazas la majeston de la patrina rolo. Ili en diversaj manieroj volas demonstri kaj disdiri, ke ili apartenas al la majesto de sia tradicia rolo, kaj ke neniu
*(Noto de la tradukinto: Mi uzas la formon Hinda Unio por la post-1947-a federacio kaj la formon Hindlando por la antaŭtiujaran unuon, en kiu enestis la nunaj Hinda Unio, Pakistano kaj Bangladeŝo.)
— 13 —
— pàgina 14 —
ekstera takso rajtas bagateligi ilian valoron. La virino entenas tiun pli ampleksan energion, kiu la fortajn virojn translevos for de la konflikta sufero al la mondo de la bono, kaj kiu kreos bonradikan ligon inter la patra kaj la posta generacioj.
La fono de tia pensado ampleksas socian senton pri la sinsekvo de generacioj kaj filizofian [?] koncepton de renaskiĝo. En la hinda hinduisma socio unu el la vivdevoj de la individuo estas geedziĝi. Plenkreska viro ne povas aŭ mar parte [?] povas plenumi siajn ritajn devojn se li ne estas edzo. Nur se li generos idojn, li certigos al la spiritoj de siaj prapatroj la atingon de eterna ripozo. En la tradicio de socia penso, kiu ĉi tiel aranĝas la vivon kaj la postmortan mondon pere de kunligoj inter diversaj aĝoj, inter la seksoj, kaj inter la vivantoj kaj la mortintoj, oni plej forte konstatas inklinon al la harmoniigo. La ĉefan respondecon por tiu harmoniigado portas la fidela edzino–patrino. En ĉi tiuj cirkonstancoj, se iu pretendas, ke la digno, kiun la virina movado volas enporti en la vivon de virinoj, estas malpli multa ol la honoro, kiun la hinda tradicio jam de longe donis al la virinoj, do oni devas kun iom da seriozo trakti tiun pretendon.
Ĉu la humiligo de virinoj estas nura fantazio en la hinda medio do? Ĉu virinoj povas agi laŭplaĉe? Ne. Sed necesas atenti pri du aferoj.
(1) La ideon de laŭplaĉa agado la hinda tradicio taksas tre malalte. Estas nature, ke mondkoncepto bazita sur la kasta kaj karma sistemo* konsideras la personan laŭplaĉan agadon kiel rifuzindan. Difinita homo ricevis vivkondiĉojn difinitajn de la agoj en antaŭaj vivoj, kaj tiu homo devas nun akcepti tiujn kondiĉojn kaj laŭ ili plenumi siajn devojn — jen la starpunkto de la hinda tradicio. Ĝuste tial oni ĉiam instruis kaj instruas en Hindlando, ke plej bone estas plenumi siajn personajn devojn laŭ sia religia kaj viva devaro, senkonsidere ĉu oni estas viro aŭ virino. Kiam homoj nove instruitaj pri okcidentaj doktrinoj komencis levi la personajn volon kaj malvolon super la socian regularon, de tiu tempo aperis alispecaj kompleksecoj en la vivo de viroj kaj virinoj. Oni povas eventuale alifoje diskuti la rolon de la okcidenta instigo en ĉi tiu evoluo. Nun sufiĉas diri, ke la kompleksecoj en la vivo de viroj kaj virinoj, kiujn vartis kaj kiujn instigas la koncepto de personaj plaĉo kaj malplaĉo, estas preskaŭ la sama en ĉiuj landoj de la aktuala mondo. Laŭ la malnova hinda pensmaniero, tio, ke la virinoj ne povas/ne rajtas agi laŭplaĉe, ne estas, ĉar ili estas
*La kastosistemon kaj la teorion de karmo diversaj okcidentaj studintoj jam diskutis en diversaj lingvoj; oni povas supozi, ke multaj esperantistoj scias pri tiuj aspektoj de la hindua socio. Se leganto scivolas pri la ligo inter tiuj temoj kaj la nuna diskuto, simple necesas tion diri, kaj la nuna aŭtorino pretas daŭrigi pli detale pri tiu ligo, poste.
— 14 —
— pàgina 15 —
virinoj, sed ĉar neniu ajn povas/rajtas agi tiel. Ĉies naskiĝo kaj devaro baziĝas sur lia aŭ ŝia merito laŭ agoj en antaŭaj naskiĝoj. Ĉiu devas plenumi siajn devojn: jen la ĉefa afero.
(2) En Hindlando la virino devas en edzina rolo ekzisti kiel la ombro de sia edzo. Ne ĉiu viro, komprenebla, atentas al sia ombro. Cetere, per taŭga manipulo de la lumoj, oni povas havi plurajn ombrojn de unu sama korpo. Do la humiligado de la virino kiel edzino, apud la ideo glorado de la virino kiel patrino, havas longan historion en la hinda socio. La poligamio fariĝis kontraŭleĝa baldaŭ post kiam la lando sendependiĝis en 1947. Oni faris leĝon kontraŭ infanaĝa geedzigo multe pli fruc [?]. Sed en la kamparo oni ankoraŭ vidas neplenkreskajn edzinojn. Ankaŭ ne maloftas edziĝo de viroj, kiuj ankoraŭ havas alian edzinon. Tiaj maldignoj havas interplektan ligon kun la ekonomia dependeco de la virinoj. Ja en la malriĉaj klasoj hindinoj jam de longe laboris apud kaj kune kun viroj. En la kampaj kaj aliaj arenoj de tiu laboro ili certe ne ricevis justan rekompencon por tiu laboro. Sed, estas bone memori, ke simila nejusto sisteme trafis kaj trafas ankaŭ la malriĉajn virojn. Interne de tiu ĝenerale ekspluatata gevirraro [?] la virinoj eble estis (kaj restas) iomete pli ekspluatataj. En ĉi tiu situacio ili sin ne sentis aparte ekspluatataj pro sia virineco. En la kunviva familisisteno [?] tradicia, ankaŭ multaj dependaj viroj estis ĉiam simile subtenataj. La ideo, ke la viro ĝuste pro sia vireco devas respondeci pri sia sorto kaj vivgvajni [?] memstare, longe ne havis fortan radikon en la hinda socio.
Kiam, sub la kondiĉoj de tia socia pensado kaj kutimo de grandfamilia kunvivado, la mezepoka islama reĝimo establis sin en Hindlando, la altklasaj hinduaj familioj, konforme al la kutimoj de la islamaj aristokratoj kaj regaj familioj, akceptis la kutimon de vualado kaj de limigoj pri ekstherhejma [?] irado de virinoj kiel simbolon de prestiĝo. En ĉi tiu evoluo ludis rolon ankaŭ la timo, ke libera kontakto kun la nun islam–dominata* ekstera mondo minacos la hinduecon de la virinoj, kiuj, kiel patrinoj kaj kiel altklasaninoj, havas apartan respondecon pri la pluporto de la hindua socordo. Tamen, en iuj regionoj de la okcidenta kaj la suda Hindlando, for de la islama potencocentro Delhio, la libera senvuala moviĝado de virinoj escepte restis netuŝita. Se la ideo, ke la virinoj devas resti la ombroj de viroj, ne estus pli forta en la tiama Hindlando ol la ideo de la glorec de patrinoj, do jam en tiu epoko la virinoj povus lanĉi protestan movadon. Sed tio ne okazis. Kiel iama nove enveninta islama reĝimo per sia kultura influo aperigis la vualan kaj hejme–restan kutimon, tiel ankaŭ la influo de la posta, brita reĝimo alportis movadon kontraŭ tiu kutimo. Tiuj altkastaj, kleraj hinduaj viroj, kiuj iniciatis la forigon de la vualkutimo, ĉerpis sian tiurilatan interesiĝon el la modelo de la senbara socia vivo de la aktuale reganta fremda nacio.
*Neologismo. Domini = superregi.
— 15 —
— pàgina 16 —
Ĉar la edzoj tion volis, aŭ ĉar aliaj familigvidaj viroj tion volis, la edzinoj kaj filinoj de prestiĝaj familioj en la deknaŭa jarcento okaze aperis en publikaj lokoj. La plioftiĝo de tiaj okazoj portis la virinaron de la fino de la dek-naŭa jarcento en la dudekan. Lernejoj por virinoj aperis. Oni komencis tre arde konstati, ke la vera hinda kutimo postulas zorgan edukadon de virinoj. La mesaĝo, ke la virino estas la Unua Principo, ke ‘se la hindinoj restos sen leviĝo, mankos al la nac’ efektiviĝo’, estis disdirata laŭte kaj publike. Ĉi tiun ‘principan’ rolon donis al la virinoj la hinda nacia movado.
En la dudeka jarcento la hinda nacia movado sukcesis impliki la hindinojn en la publikan laboron sen perdo de prestiĝo. Ĉi tiu movado estis kolektiva emancipiĝemo de virinoj kaj viroj. La sekvanta politika sendependiĝo kreis kadron, en kiu virinoj kaj viroj simile aliras al la privilegioj. Altkastaj virinoj zorge edukitaj kaj vartitaj en la glata vivo de la riĉa klaso facile okupas sociajn kaj politikajn prestiĝopostenojn. Ĉi tiu sinjerinoj [?] ĝuantaj la tradician patringloran prestiĝon tendencas forgesi la ordinarajn virinojn, kiuj en familioj malriĉaj kaj pro malprivilegio ekspluatataj okupas lokon eĉ pli malprivilegian, kaj kiuj en sia mizera vivo de tempo al tempo aŭdas la fantaziaĵon, ke en Hinda Unio la virinoj estas altrangaj. Se tiuj ordinaraj hindinoj estus havintaj okazon enmeti siajn vortojn en la verkaron de la Internacia Virina Jaro, tio eble iom liberigus la hindan kontribuon el la unuflankeco.
La politike engaĝitaj partioj formis siajn virinajn sekciojn jam dum la nacia movado. Krome estis la virinaj socialaj laborfakoj de la religiaj organizaĵoj. Tiuj aferoj ekzistas plu, sed estas dubinde, ĉu oni rajtas nomi iliajn agadojn ‘virina movado’. Ekster tio ekzistas en la lando iuj specife virinaj organizaĵoj, kiuj helpas al ordinaraj virinoj en senhelpa situacio. Ili plej okupiĝas pri prostituitinoj, kiujn ili reakceptigas en la socion kaj trejnas pri sekuraj vivtenmanieroj. Estas malfacile plenumi tiujn respondecojn, kaj la organizaĵoj estas nesufiĉe fortaj. Kvankam la hinda juro agnoskas la rajton de virinoj al proprietaheredo, al egala rekompenco por egala laboro, kaj al eksedziniĝo je neceso, tamen pri la apliko de tiuj rajtoj neniu virina organizaĵo aktive okupiĝas. La kredo, ke la hinda socio ja donis kaj donas al la virinoj plej altan rangon, eble malfaciligas klaran apogadon al la postulo pri tiaj apartaj rajtoj.
Tradukis: Probal Daŝgupto
— 16 —
— pàgina 17 —
Pensoj pri komunikado
Judith Junger-Kurpershoek
Kiuj el vi ne aŭdis iun rimarkon aŭ ŝercon pri la parolemo de virinoj? Virinoj estas ĉiam klasifitaj kiel babilemaj klaĉulinoj, akompanataj de kompatindaj viroj kiuj ne havas ŝancon eĉ malfermi la buŝon. Sed ĉu tiu bildo estas vera? Interesan, kaj parte tre originalan, vidpunkton pri la temo de virinoj kaj parolado mi trovis en la libro Sex Differences in Human Communication (Seksaj diferencoj en homa komunikado)*.
[BILDO p.17] Desegnaĵo en nigra-blanka stilo: du figuroj sidantaj unu apud la alia sur sofo aŭ benko, vidataj de flanke, ambaŭ kun grandaj kapoj kaj simplaj konturoj; ili ŝajnas paroli aŭ konversacii inter si.
Ni ĉiuj scias, ke konversacio konsistas ne nur el la parolataj vortoj (enhavo) sed ankaŭ el aliaj elementoj: laŭteco, gestado ktp., kiuj kune formas la agon de komunikado. Ni ĉiuj scias ankaŭ, ke fakte tiuj subtilaj elementoj estas tre gravaj. Ekzemple, se vi havas infanojn (aŭ okupiĝis/as pri infanoj), vi scias kiom gravas la neparola kontakto kun beboj kaj etuloj: ridado, tuŝado, la patrina vizaĝo, voĉsono, parolmaniero (trankvila aŭ nervoza). Post la infaneco, oni daŭre reagas al tiuj subtilaĵoj de la komunikado, eĉ nekonscie. Kaj eĉ pli, ĉar tiuj neparolataj signaloj multobliĝas kaj fariĝas pli rafinitaj. Mi volas prezenti kelkajn, kiujn mi trovis en la ĵus menciita libro.
Jen do kelkaj rimarkoj pri la ĝenerale nekonscie observataj aspektoj de pervorta komunikado, rilate al kaj parolmaniero kaj enhavo, kaj al mal-
*Eakins & Eakins, Sex Differences in Human Communication, Houghton Mifflin Co. (1978). (La libro ne ekzistas en Esperanta traduko).
– 17 –
— pàgina 18 —
similecoj inter viroj kaj virinoj.
(1) Afablaĵoj: esprimoj kun funkcio nur socia, ekz. «bonan matenon», «kiel vi fartas?», «en ordo», «ĝis».
(2) Parolvico: parolaĵo de unu el la parolantoj. Ĝi klare finiĝas, kiam la parolanto silentas, eble ankaŭ indikinte per sia intonacio, ke la parolaĵo estas finita. Poste okazas tre mallonga paŭzo, komprenata de la aŭskultantoj, kaj sekvota de la komenco de nova parolvico.
(3) Reago-signaloj: mallongaj sonoj kiel «hm», «jes», «mmhm», «ho» ktp. Ili signifas, ke la parolanto daŭrigu, ke oni aŭskultas kaj komprenas; do, ke oni aktive aŭskultas. (Tamen ni ĉiuj certe memoras iun tedan kaj longan paroladon, dum kiu ni aŭtomate tiamaniere reagis, tute sen aŭskulti.) Ĝenerale la reago-signalo celas: «Mi aktive komprenas vin, daŭrigu.»
(4) Interrompo: kiam la aŭskultanto komencas paroli, ne ricevinte signon, ke ĝia parolanto intencas fini. La aŭskultanto do fakte insiste silentigas la parolanton. Ekzemple:
A: Mi vidis hieraŭ televidan programon (pri) … B: La nederlandaj televidaj
programoj estas …
B klare interrompas A.
La aŭtoroj diskutas rezultojn de esploroj pri tiuj aspektoj de konversacio. Tiuj rezultoj montras, ke la ekzistas diferencoj inter virinoj kaj viroj rilate al parolmaniero. Interrompoj en unuseksaj grupoj okazis same ofte, ĉu tiuj grupoj konsistis tute el viroj aŭ tute el virinoj. En ambaŭseksaj grupoj, tamen, 96% el la interrompoj faris la viraj partoprenantoj. Aliflanke, virinoj donis meze pli da reago-signaloj ol viroj, kaj fakte tiu rolo de subtenanto kaj helpanto estas konsiderata tipe virina.
En konversacio, ankaŭ la silento gravas. Ĝi estas la ĉeso en la fluo de diskutado. Oni atendus, ke ĝi okazus je la fino de parolvico, kaj do ke ĝi okazus egale ofte ĉe ambaŭ partoprenantoj en konversacio inter du homoj. Sed esploroj montris, ke ĉe ambaŭseksaj paroj la virinoj silentiĝas multe pli ofte ol la viroj, kaj ke 62% el iliaj silentoj okazis post (1) manko de minimumaj subtenaj reago-signaloj kiel «mhm», «ho» de la vira aŭskultanto; (2) interrompoj de la vira aŭskultanto. Tio fakte montras, ke dum interparolo la viroj malpli subtenis la virinojn ol inverse. Eĉ se ili faris tion ne tute konscie, ĝi tamen emis redukti la memfidon de la virinoj. Indas noti ankaŭ objektivan malhelpon al la virinoj. Unu el la ebloj (kaj uzataj) reagoj al interrompiĝo estas simple daŭre paroli kaj fini la frazon. Sed pro la biologia fakto, ke la viro simple havas kutime pli malaltan kaj fortan voĉon, virino des malpli facile sukcesas batali kontraŭ lia voĉo. Fakte viroj foje konscie uzas tiun taktikon kontraŭ virinoj. Eblas diri do, ke kiam temas pri tiu subtila forma aspekto de komunikado, ekzistas malsimileco inter la du seksoj. Virinoj pli subtenas la kunparolanton (ili malpli interrompas kaj pli aktive aŭskultas).
Aliflanke viroj prenas pli da parolvicoj, emas pli ofte interrompi aŭ paroli samtempe. Do, konsiderante ke interrompoj malrespektas la parolrajton de la alia partoprenanto kaj kion tiu volas diri, la aŭtoroj
– 18 –
— pàgina 19 —
opinias, ke la priskribitaj rezultoj montras, ke viroj sentas sin, kiam ili parolas kun virinoj, en alia situacio ol kun viroj, kaj ke tio fakte montras seksisman sintenon, eble nekoncian, sed tamen influan.
La temo de alia esploro estis, ĉu ekzistas rilato inter la socia rango de la parolanto kaj la ofteco, laŭ kiu oni interrompas ŝin/lin. La aŭtoroj surbendigis serion de universitataj-fakaj kunsidoj. Jen la rezultoj:
a. Viroj prenis meze pli da aktivaj parolvicoj ol virinoj – alivorte, parolis pli.
b. Viroj interrompis pli ol virinoj.
[BILDO p.19] Desegnaĵo: viro maldekstre, staranta, kun levita mano en gesto de parolado; dekstre virino staranta kun kunmetitaj manoj antaŭ si, silenta kaj rigardanta lin.
c. La virino, kiu plej ofte interrompis, kutime interrompis aliajn virinojn.
ĉ. Viroj estis ĝenerale malpli ofte interrompataj ol virinoj.
d. Rango por kaj viroj kaj virinoj estis tre grava. Partoprenantoj emis ne interrompi siajn superulojn en la hierarkio. La plej ofte interrompata estis virino, kiu hazarde estis la sola ĉeestanto sen doktoreco, kaj la plej malofte interrompata estis la prezidanto.
Kompreneble, tio estas aparta situacio. Ĉu oni povas tiri el ĝi pli ĝeneralan konkludon kaj aserti, ke viroj kutime interrompas virinojn pli ofte ol virojn, ĉar virinoj havas malpli altan socian rangon kaj do estas malpli respektendaj? Tiaj rektaj konkludoj el statistiko pri psikologiaj tendencoj estas danĝeraj, sed ŝajnas al mi, ke la aŭtoroj prave konsideras, ke iliaj rezultoj montras simptomojn de fundamenta seksa malegaleco.
Seksaj malsimilecoj troviĝas ankaŭ en la esprimmaniero. Viroj emas paroli pli rekte kaj pli laŭcele*. Krome, ili estas pli ofte ol virinoj la demandantoj, en kiu rolo ili decidas la temojn de la konversacio kaj superregas ĝin.
Alia aspekte de la komunikado pritraktita en la libro estas la temoj de diskutoj. Ĉu vere ekzistas tipe virinaj aŭ tipe viraj temoj, kaj se jes – kio ili estas? En miksitaj grupoj, kiu enkondukas novajn temojn; kiu procento estas pli tipe vira/virina; kiuj estas la tipaj temoj, pri kiuj viroj emas paroli al virinoj kaj virinoj al viroj? En tiu ĉi mallonga prezento de la libro mi ne volas pli detale tion priskribi. Tamen, mallonge, ja ekzistas tipaj temoj: por viroj, politiko kaj sporto; por virinoj, personoj. Viroj pli emas paroli al virinoj pri tipe viraj temoj (do, konsiderataj malpli interesaj por virinoj) ol inverse.
*Pri la granda kaj klara diferenco inter la esprimmanieroj kaj vorttrezoroj de virinoj kaj viroj estas alia interesa anglalingva artikolo: Robin Lakoff, «Language and Woman’s Place» en Language in Society, vol. 2, n-ro 1 (1973).
– 19 –
— pàgina 20 —
Ankaŭ pluraj aliaj temoj estas pritraktitaj en la libro, inter ili: «virina lingvo», kiu kontrastas al tiu de viroj pro esprimmaniero, ĝentilaj formoj, vorttrezoro, akjektivoj; kaj neparolataj diferencoj – okulkontakto inter la diskutantoj, gestado, vizaĝesprimoj ktp.
Sed la verkistoj ne kontentiĝas pri nura prezento de esploroj kaj ties rezultoj, klarigo de fenomenoj el nova vidpunkto, kaj priskribo de subtilaj interpersonaj influoj. Ili ankaŭ celas aktivigi la leganton, por ke tiuj mem konscie analizu la situacion ĉirkaŭ si. Jen do kelkaj praktikaj sugestoj. Estus interese, se vi mem provus ilin en via ĉiutaga rondo.
(1) Interrompado
En konversacio aŭ diskuto:
a. Kiu interrompas kiun? b. Kiu interrompas plej ofte? c. Kiu estas plej ofte interrompata? ĉ. Kiamaniere sekso ludas rolon en interrompado? d. Kiun rilaton vi trovas inter socia rango aŭ potenco, kaj interrompado?
Por pli klare kaj facile resumi la rezultojn, vi povas ilin aranĝi laŭ la jena tabelo:
| Parolanto | Sekso | Aĝo | Rango kaj/aŭ profesio | Interrompis x fojojn | Estis interrompita x fojojn |
|---|---|---|---|---|---|
| 1 | |||||
| 2 | |||||
| 3 | |||||
| 4 | |||||
| 5 |
(2) Temoj
Aŭskultu atente kelkajn konversaciojn, laŭeble inter parolantoj de kaj la sama sekso kaj malsamaj.
a. Kiuj temoj estis plej popularaj? b. Pri kiuj temoj parolis la tute virinaj kaj tute viraj grupoj? c. Pri kiuj temoj parolis la miksitaj grupoj? ĉ. Kiu enkondukis novajn temojn? Kiu ŝanĝis la temojn? d. Ĉu la tradiciaj stereotipoj (laŭ kiuj virinoj diskutas ĉefe receptojn, vestaĵojn kaj onidirojn, dum viroj diskutas ĉefe politikon, aŭtojn kaj sporton) estas ankoraŭ validaj? e. Kiel aĝo, okupiĝo kaj eduko influis la elekton de temoj?
Ĉu vi venos al neatenditaj konkludoj, aŭ ĉu vi simple konfirmos viajn antaŭajn supozojn, sciigu la novaĵleteron pri viaj rezultoj.
– 20 –
— pàgina 21 —
ENKETO PRI VIVO KIEL VIRINO
Ni estas la eldonantoj de la japan-lingva versio de Sekso kaj Egaleco, la Esperanta bulteno, kiun Anna Brennan redaktas. Ni eldonas en la japana lingvo por prezenti la enhavon al ne-esperantistoj en Japanio. Nun ni planas novan projekton — enketo pri virino kaj laboro — kunlabore kun unu el la plej grandaj ĵurnal-kompanioj en Japanio, kaj petas vian bonkoran helpon. Ni estas tre dankemaj, se vi bonvolus sendi al ni viajn respondojn.
Mainiti, la plej malnova tutlanda ĵurnalo en Japanio (eldonkvanto: 4.5 milionoj), intervjuis nin pri la japan-lingva SkE kaj raportis pri nia agado antaŭ ĉirkaŭ unu jaro. La sama ĵurnalo lastatempe kontaktis nin kaj proponis kunlaboron. Ili planas eldoni 8-paĝan suplementon pri virinoj kaj laboro en septembro ĉi-jare. La suplemento traktos la temon el diversaj aspektoj kaj enhavos sekcion pri virinoj en aliaj landoj. Ili deziras havi rektajn voĉojn de ordinaraj virinoj, sed ne formalajn anoncojn de registaroj aŭ raportojn de profesiaj ĵurnalistoj. Ili pensis, ke Esperantista komunikado povos multon fari por ĉi tiu celo, kaj ili proponis, ke ni, la eldonantoj de la japan-lingva SkE, kunlaboru por kolekti voĉojn de virinoj tutmonde pere de Esperanto. Ni decidis akcepti la proponon, kaj kune preparis enketilon.
Do ni petas vin, Esperantistan virinon, ĉu laboranta aŭ ne, sendi al ni viajn respondojn al la demandoj en la enketilo. Tajpu aŭ skribu preslitere la respondojn en kiaj ajn formo kaj longeco kaj sur kiaj ajn paperfolioj laŭ via bontrovo. Se eble, sendu ankaŭ nigra-blankan foton de vi. Se vi deziras resti anonima en la ĵurnalo, indiku tion en via respondilo. Ni ne aperigos vian nomon.
Ni ŝatus ricevi viajn respondojn kiel eble plej baldaŭ (nepre antaŭ la 15a de aŭgusto, plej malfrue). Sendu viajn respondojn aeropoŝte. La ĵurnal-kompanio poste repagos al vi la afrankon per internacia respond-kupono.
Bonvolu sciigi viajn Esperantistajn konatinojn pri nia projekto, tiel ke pli multaj virinoj partoprenu.
Ni intencas publikigi la rezulton de la enketo ankaŭ en la Esperanta SkE poste, ĉar ĝi estos interesa ankaŭ al Esperantistoj.
Ni kredas, ke se ni sukcesos kolekti el vi informplenajn respondojn, ni povos montri al granda nombro da japanoj, kiuj legos la ĵurnal-artikolon, kiel utila estas nia lingvo.
Ni esperas, ke vi komprenos nian intencon kaj respondos al nia enketo. Ni elkore antaŭdankas vin.
Sincere viaj,
[BILDO p.21] Du manskribitaj subskriboj per japanaj signoj: 福永 牧子 kaj 山川 節子.
HUKUNAGA Makiko, YAMAKAWA Setuko
Poŝtadreso: HUKUNAGA Makiko Midori-so 2-1, Kamisyakuii 1-739, Nerima-ku, Tokyo 177 Japanio
— pàgina 22 —
ENKETILO
I. 1. Kio estas via nomo (kun prononco en Esperanto), aĝo, kaj adreso?
Kio estas via laboro, kaj kiom longe vi laboras?
Ĉu vi estas edziniĝinta, kunloĝanta kun viro, needziniĝinta, eksedziniĝinta, aŭ vidvino?
Kiom da gefiloj vi havas?
Kun kiuj vi loĝas en la sama domo?
II. Pri Laboro
Ĉu vi pensas, ke ekzistas «viraj laboroj» kaj «virinaj laboroj» en via lando? Se jes, donu ekzemplojn.
Ĉu vi pensas, ke en via lando ekzistas seksa diskriminacio kontraŭ virinoj, kiam ili provas dungiĝi? Se jes, kia ĝi estas? Kaj ĉu vi mem spertis ĝin?
Kian seksan diskriminacion vi spertis/as en via laborejo? (ekz. pri salajro, elekto de labor-speco, promocio, deviga emeritiĝ-aĝo, mensa premo, k.t.p.)
Se vi laboris/as eksterhejme, ĉu vi havis/as ian malfacilaĵon, kiu neebligis/malhelpas al vi daŭre labori? Se jes, kio ĝi estas? (ekz. dommastrado, bebnasko, malbona laborkondiĉo, k.t.p.)
Ĉu vi sentis/as ĝojon en via laboro? Se jes, pro kia kaŭzo?
Ĉu vi laboras eksterhejme nuntempe? Se ne, kial ne? Kaj ĉu vi volas labori eksterhejme en estonteco? Se jes/ne, kial?
III. Pri Edziniĝo kaj Hejmo
Kian viron vi elektis/os kiel vian edzon (aŭ kunvivanton)?
Se vi havas/is edzon (aŭ kunvivanton), ĉu vi iam sentis malkontenton aŭ malesperon pri via vivo kun li? Se jes, en kia kazo? Ĉu vi sentis/as vin feliĉa pri via vivo kun li? Se jes, pro kia kaŭzo?
Kiel vi dividas hejmajn taskojn kun via edzo (aŭ kunvivanto)? Kiel hejmaj taskoj estas dividitaj inter geedzoj ĝenerale en via lando?
Ĉu vi pensas, ke ekzistas seksa diskriminacio en via propra hejmo, aŭ ĝenerale en ordinaraj hejmoj en via lando? Se jes, kia ĝi estas?
IV. Pri Prizorgo de Infanoj
Laŭ kiaj kriterioj vi decidis/os, ĉu vi nasku aŭ ne nasku infanojn?
Kiuj aŭ kiaj instancoj prizorgis/as infanojn en via propra hejmo, kaj ĝenerale en ordinaraj hejmoj en via lando?
Ĉu via registaro aŭ via laborejo donas al vi/virinoj sufiĉe bonajn laborkondiĉojn, subvenciojn kaj instituciojn por prizorgo de infanoj, por ke edzo kaj edzino ambaŭ povu daŭre labori?
— pàgina 23 —
- Ĉu vi/oni ĝenerale traktas viajn/siajn gefilojn diference laŭ sekso? (ekz. pri manĝaĵo, edukado, disciplino, hejmaj taskoj, k.t.p.)
V. Pri Vivo en Maljuneco
Kiel vi akiras/os viv-rimedojn (enspezon) en maljuna aĝo, post kiam vi ĉesis/os labori?
Ĉu vi vivas/os kun la familio de via filo aŭ filino? Kun kiu vi loĝas/os?
Kiu prizorgas/os vin kiam vi malsaniĝas/os?
Kiel vi volas pasigi tempon? (ekz. ĝui hobion, okupiĝi pri socia movado, labori kiel volontulo, k.t.p.)
VI. Pri Aliaj
Ĉu vi pensas, ke via registaro klopodas altigi virinan rangon en la socio? Kian efikon ĝi sukcese plenumis ĝis nun en tiu rilato?
Kion vi atendas de la registaro por plibonigo de la stato de virinoj?
Kun kiu vi konsultas pri viaj malfacilaĵoj en via vivo kaj laboro? (ekz. edzo, amikino, terapiisto, k.t.p.)
Ĉu vi partoprenas en ia aktiveco? Se jes, kio ĝi estas? (ekz. hobia, studa, sporta, politika, volontula, k.t.p.)
Kiel rigardas seksan diskriminacion viroj ĉirkaŭ vi? (ekz. via edzo, kunvivanto, kolegoj, amikoj, k.t.p.)
Por konservi pacon, kion, laŭ via opinio, civitanoj, specife virinoj, devas fari?
Kio estis/os la menuo de vespermanĝo en via hejmo hodiaŭ?
Kiom vi pagas por kosmetiko ĉiu-monate?
Kion vi plej volas akiri nuntempe?
Skribu ĉion ajn, kion vi volas diri pri virinoj en la mondo.
* Ni eble respondos viajn demandojn pri japanaj virinoj. Skribu demandojn se vi havas.
Multajn dankojn.
Núm. 1, gener de 1980
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 1, gener de 1980.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa Novaĵletero
Numero 1 Jan. 1980
Venis ĝenerale pozitiva reago al la provnumero de ĉi tiu novaĵletero. Multaj Esperanto-revuoj anoncis la ekaperon de SkE — interalie raportis la gazeto Heroldo kaj Radio Zagreb. Tio nun portas konstateblajn sekvojn en la formo de petoj pri la provnumero (kiu nun pli-malpli elĉerpiĝis) kaj abonoj.
Kiel oni atendus inter esperantistoj, la plej viglan reagon vekis la artikolo pri komunseksa pronomo. Efektive mi rapide atingas la konkludon, ke oni facile povus eldoni tutan revuon nur pri tiu temo. Mankas spaco en ĉi tiu numero por aperigi ĉiujn leterojn, do pliaj sekvos en venontaj monatoj.
Kaj, kiam temas pri spaco: ni ne disponas tro en SkE. Sed mi ne povas plenkore bedaŭri tion, ke foje la paĝoj donas impreson, ke ni apenaŭ sukcesis enŝtopi ĉion direndan. Tio montras, ke ni jam ricevis tre riĉan kaj enhavoplenan reagon de la legantoj. Tio bone aŭguru por la estonteco!
Ne postulas multan atenton por rimarki, ke la tajpaĵo estas iom pli granda ĉi-foje ol en la provnumero. Por kompensi tion, ni aldonis kvar paĝojn. Estis evidente, ke pasintfoje ni tro malgrandigis la tekston. Espereble ni nun trovis la taŭgan proporcion. Se ne, vi povas atendi plian serĉadon! La kunmetado de SkE estas iugrade eksperimenta kaj por mi kaj por Dermod Quirke, kiu presas ĝin. Do ne tro konsterniĝu, se dum serĉo por la ĝusta formulo, la eksperimentantoj foje atingos iujn neatenditajn rezultojn.
SkE estas tajpita kaj provlegita plejparte de unu homo. Tio ne estas ideala aranĝo, kiel vi povis konstati el multaj tajperaroj en la provnumero. Ekzistas nur unu solvo por tiu problemo: pli da kunlaborantoj. Ĉu troviĝas — en lando, kiu havas bonajn poŝtajn
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Redaktoro Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando
Kunlaborantoj Charles Power Dermod Quirke
Jarabono (4 numeroj) 8,00 gld. aŭ 10 irk.
Sendu internaciajn respondkuponojn rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4112754.
Limdato por la venonta numero: 15a de marto.
Perantoj
Brita (Prezo: £2,50) Dermod Quirke 18 Trouville Road London SW4 8QL. Ĝirkonto n-ro 12 463 0006.
Norvega (Prezo: 21 norv. kr.) Margrete Landmark Buerstad N-3135 Torød. Poŝtĉekkonto n-ro 5 73 61 29.
Usona (Prezo: $4,25) Charles Power Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando. (Pago per ordinara enlanda usona ĉeko al la nomo Charles Power.)
ligojn kun Nederlando — homo, kiu pretas provlegi por ni? Se jes, bonvolu anonci vin! Se ne, vi devos plusuferi tajperarojn.
Ĉi tiu novaĵletero celas ne nur spertajn esperantistojn sed ankaŭ tiujn, kiuj ankoraŭ ne plene regas la lingvon. Tio ne signifas, ke ni uzas limigitan vortprovizon (sed ja klarigas la pedantajn piednotojn pri neologismoj netroveblaj en PIV, kies sencoj eble ŝajnas pli evidentaj al eŭropaj ol al eksntereŭropaj [?] legantoj). Kompreneble, ne ĉiuj artikoloj taŭgas por nespertuloj. Sed mi esperas, ke ili ĝuos almenaŭ la novan rubrikon en la centraj paĝoj: «Antaŭen kaj malantaŭen», kiu enhavas nur mallongaĵojn. Se vi vidos taŭgan materialon por tiu rubriko en nacilingva ĵurnalo aŭ aliloke, bonvolu sendi kopion kun Esperanta resumo.
Ni atendas viajn leterojn!
Anna Brennan
— 2 —
— pàgina 3 —
FRATINA SALUTO EL OKSFORDO
El Brituje, kie virinoj teorie kaj leĝe ĝuas karieran egalrajtecon kun viroj, kaj eĉ fakte ĝuas almenaŭ relative altan nivelon de emancipiĝo; el Oksfordo, en kies mondfama universitato multaj britaj klerulinoj ne asertas per sloganoj, sed konstante pruvas per atingoj la kapablojn de virinaj intelektoj, kaj kie stabanino de mia propra kolegio estas Nobel-premiitino; el mia propra dometo, kie mi sendepende subtenas min kiel profesia verkistino, mi salutas la iniciaton de novaĵletero pri virina agado. Mi fratine salutas ĉiujn legantinojn, sed precipe tiujn, kiujn ankoraŭ oni traktas kiel malsuperajn estaĵojn, aŭ kiuj ankoraŭ suferas pro la grandparte nekonsciaj kruelaĵoj de patriarkaj socioj.
Mi aldonas kelkajn miajn iom disajn pensojn, kiuj eble stimulos pensadon en aliaj.
Kiam ni protestas, ĉar milionoj da virinoj perdas la vivon en laboroj monotonaj, sensignifaj, stultigaj kaj nervturmentaj, precipe en la hejmo, ni memoru, ke ankaŭ milionoj da viroj perdas la vivon en laboroj monotonaj, sensignifaj, stultigaj kaj nervturmentaj, precipe ekster la hejmo. Estas por ni virinoj facile forgesi, ke ankaŭ viroj suferas. Ĉiu homo deziru, ke laŭeble la suferoj de ĉiuj aliaj homoj malpliiĝu. Maljusteco kreas malamon kaj malestimon; ni celu justecon, sed ĉefe ĉar justeco ebligas pli altkvalitajn amon kaj amikecon.
La divido inter viroj kaj virinoj ne ĉiam estas la plej grava. En multaj situacioj pli gravas, ekzemple, la divido inter la egoisme plezuravidegaj brutoj, la neŭrozaj kaj neŭrozigaj puritanoj, kaj tiuj, kiuj iel elpensis ian sane moderan sintenon; inter la sciamantoj kaj la filistroj aŭ eĉ obskurantistoj; inter la opresemaj potencavideluloj, kaj tiuj, kiuj amas liberon, ne nur por si mem; inter ekstravertitoj kaj introvertitoj; inter maljunaj kaj junaj, riĉaj kaj malriĉaj, esperemaj kaj defetismaj, homaranecaj kaj
— 3 —
— pàgina 4 —
rasismaj … Kiuj dividoj plej malfaciligas niajn vivojn tre dependas de nia nacieco, loĝloko, aĝo kaj aliaj faktoroj.
Kredeble neniu povas esperantistiĝi, kiu ne havas almenaŭ ian eron da mensa sendependeco. Ni esperantistinoj scias, ke Esperanto iom [?] larĝigas niajn sciojn kaj perspektivojn. Ni uzu nian lingvan privilegion parte por laŭeble forigi niajn stereotipajn konceptojn, kiuj dividas la homojn kaj semas malestimon kaj malamon. El larĝaj spertoj, ni povas kontraŭbatali, ekzemple, la falsan bildon pri ĉiuj virinoj, ke ni estas modsklavinoj, vantulinoj, klaĉulinoj, naskmaŝinoj, plendosakoj, kokincerbaj, kapricemaj, babilemaj, malraciaj. (La plimulto el ni ja scias per sperto, kiom viroj kapablas klaĉi, plendadi, monologi, kaprici, eĉ malsaĝi …) Ni samfervore kontraŭbatalu stereotipojn de viroj kiel ĉiam agresemaj, batalemaj, drinkemaj, nesentemaj, maldelikataj brutoj. Kredeble la plimulto el ambaŭ seksoj pli-malpli penas, kiel ajn nelerte, nur sukcesete, esti saĝaj kaj bonaj. Ni amike rekonu la bonon unu en la alia, kaj amike kuraĝigu positivan evoluadon.
Gravegas la Rajtoj de la Virino. Subigado kreas stultecon, ruzecon, nesincerecon, etmensecon. Gravegas la Rolo de la Virino. Sed centre kaj pleje gravu por ni nek la Virino, nek la Viro, sed la Homo.
Marjorie Boulton, Brituje
ABONU!
Pluraj ricevintoj de la provnumero de SkE bedaŭrinde ne poste abonis. Eble ni ne sufiĉe klare indikis, ke la unue petita sumo de 1,50 gld. rilatis nur al la provnumero. Se vi volas plu ricevi, necesas pagi la jarabonon de 8,00 gld. Feliĉe, ni scias, ke en multaj kazoj manko de pago ne signifas mankon de entuziasmo, ĉar tiuj samaj homoj tamen skribis reage al la provnumero aŭ alimaniere indikis daŭran intereson. Ni dankas ilin pro iliaj leteroj, sed petas, ke ili baldaŭ esprimu sian apogon en pli konkreta formo!
Ni ĝojas anonci, ke ni nun havas USONAN PERANTON — ĉi tie en Nederlando. Charles Power havas personan konton en Usono. Do, usonanoj povas aboni simple sendante ordinaran enlandan ĉekon por $4,25 je la nomo Charles Power al li ĉe la redakcia adreso. Ne forgesu indiki, ke temas pri abono!
KUNLABORU!
prepare al la kongresa temo
— per tradukado
— per kontribuo al SkE.
Vidu la paĝojn 14–15 por detaloj.
— 4 —
— pàgina 5 —
[BILDO p.5] Kadra desegnaĵo: mano skribanta per plumo sur folio, kun la manskribita vorto «Leteroj».
Gratulojn pro via provnumero de Sekso kaj Egaleco, kiu montriĝis tre leginda. Unu signo de sukcesa gazeto estas, sendube, ke ĝi instigas al la legantaro skribi al la redakcio. Tamen, tiu ĉi mia reago estas parte pro ŝoko pri la letero de s-ino Lapenna.
Dum mia tuta esperantista vivo mi profunde admiris s-inon Lapenna pro multaj, diversaj kialoj, sed se ŝi vere sentas kion ŝi esprimis sur paĝo 7, ŝi devas esti suferinta terure malagrablajn spertojn en siaj rilatoj kun viroj. Se estas la opinio de ĉiuj viaj legantinoj, ke viroj estas ĝenerale fumegemaj, blasfememaj, diboĉemaj kaj senbride amoremaj, tiam viroj estas severe juĝataj. Mi estas certa, ke ne estas statistike aŭ objektive pruveble, ke viroj havas tiujn tendencojn pli ol hodiaŭaj virinoj.
Tio estis unu ŝoko. Venis dua. Ĉi tiu dua estas pro la ŝajna logikomanko, kiam ŝi argumentis, kiel sukcesi tie, kie viroj malsukcesis. Ŝi memorigas – tute prave – ke en la pasinteco la Oratoraj Konkursoj suferis pro du mankoj: unue, malegala partopreno de la du seksoj; due, manko de entuziasmo kaj finfina estingiĝo de la konkurso. Nu, se estis tiom malmulte da entuziasmo, precipe ĉe la junulina flanko, kiel ajn ni povas atendi, ke tia propono iel sukcesus estonte?
Kvankam la letero de s-ino Lapenna kaj ŝokis kaj surprizis min, mi aplaŭdas ĉiun iniciaton por kuraĝigi la utiligon de bazaj, virinaj kapabloj, kiuj ĝis nun eble sufokiĝis pro la socia subpremo de sento de vira supereco. Ni ne povas toleri tian malŝparon de talento, kaj precipe ne en la Esperanto-movado, kiu devus esti la sino de kontraŭdiskriminacio ĉiuspeca. Mi esperas, ke s-ino Lapenna malkaŝos la aliajn ideojn zumantajn en ŝia kapo, pri kiuj ŝi aludis.
Diccon Masterman; Britujo/FRG
La novaĵletero aspektas tre bona, teknike facile legebla, la titoloj sufiĉe malsimilaj, kaj la ĝenerala aspekto «pura», klara kaj leginda.
Mi ŝatas la ideon de Emilija Lapenna kaj la artikolon pri komunsek→
– 5 –
— pàgina 6 —
sa pronomo. Jonathan Pool jam uzis zi, kaj mi sekvis lin en Liège[?]. Mi volis uzi zi en artikolo por Heroldo, sed Heroldo ne akceptis la[?] vorton, kaj uzis ĉiam la pluralon. Tio prokrastis la problemon, sed ne solvis ĝin.
Margrete Landmark, Norvegujo
Mi konsentas kun Emilija Lapenna, ke la plej malbona vojo montri sin egala al viroj estas imiti ilin en fumado, blasfemado, ktp. Sed mi trovas la ideon starigi virinan oratoran konkurson tute fantazia. En tiu sfero estus multe pli praktike elserĉi taŭgajn virinojn por prelegi en Internacia Somera Universitato, kaj pro la[?] temo de diskriminacio mi tre esperas, ke oni tion faros en la venonta Universala Kongreso.
Nun pri komunseksa pronomo: mi konsentas, ke ĝi estas bezonata, tamen dubas, ĉu ĝi estus multege uzata. Mia unua, eble iom amuza, penso estis proponi ŝli (kombino de «ŝi» kaj «li»; cetere lŝi tute ne eblas!). Poste mi rimarkis, ke s-ro Hagemann postulis prefere duliteran vorton. Kiam oni konsideras la tutan alfabeton, ja ne estas multaj eblaj literoj, sed ri ŝajnas al mi tro artefarita, kaj havas la malavantaĝon, ke oni foje ne scius, ĉu japano aŭ ĉino diras «ri» aŭ «li». Mi preferus ti, precipe ĉar ĝi tre similas al «tiu», kiun oni jam uzas por eviti la pezan frazon «li aŭ ŝi». Ĉu iu konsentas kun mi?
Sybil V. Sly, Britujo
● Ni atentigas, ke la propono ti, unuavide bona, tamen kaŭzus konfuzon alispecan. Ĝia posesiva formo koliziuz kun la jam ekzistanta vorto «tia».
Kun intereso mi legis nian unuan novaĵleteron, sed bedaŭris la multajn erarojn. Ankaŭ en mia malgranda artikolo mankis duona frazo.
Irène Thomann-Baur, Svislando
● Efektive ni preterlasis linion de la letero, kiu aperis sur p. 3[?] de la provnumero. La dua linio de la kvara alineo devis legiĝi: «… situacio de la virinoj socie kaj politike. Unu el la plej gravaj taskoj de la svisa virina agado estis la batalo por la virina voĉdonrajto …» Ni pardonpetas pro la eraro. Sed vidu nian komenton en la enkonduko!
La plej grava principo estas: egala pago por egala laboro kaj egala laborkvanto. Tio estas realaĵo en Germana DR jam dum jardekoj. Ĉi tie «egalrajteco por virinoj» ne plu estas temo por diskutoj.
Paulo Boden, GDR
Ideeto, kiun eble vi povas disvolvigi, kvankam ĝi ne estas tute nova: ĝuste la forigo de la difino «fraŭlino». Aliaj proponis, ke
→ p. 11
– 6 –
— pàgina 7 —
tra la mondo
[BILDO p.7] Vertikala striita ornamo laŭlonge de la maldekstra marĝeno de la paĝo.
Unue mi devas klarigi al vi, ke mi ne estas denaska brazilanino, sed mi edziniĝis al brazilano antaŭ 18 jaroj. Tamen mi eble pli bone povas trarigardi la virinajn agadojn en la lando de «ekstere».
Volante kunlabori por la novaĵletero, mi kredas, ke estus interese prezenti (laŭ mia observo) la vivon de la virinoj en Brazilo. Ĉi tie la vorto «sekso» estas ankoraŭ malbone komprenata. Iom stranga estas mia aserto, se mi aldonos, ke preskaŭ ĉiu brazilanino volonte diras, ke ŝi volas edziniĝi kaj havi multajn gefilojn, sed la vorto «sekso» ne estas dirita. Ŝajnas, ke ili plantos la infanojn en ĝardenon.
La tiel nomata «familia» rondo estas ankoraŭ tre forta. Volonte la homoj grupiĝas kune kun la familianoj (kiuj ofte estas multnombraj). La virinoj klopodas havi grandan nombron da filoj. Aliflanke la amika rondo ekzistas nur hazarde. Estas tro da influo de la religio kaj ankaŭ de la familio.
Nur post la «revolucio» en 1964 iom ŝanĝiĝas la afero kaj la virinoj iom post iom eklaboras ekster la domo. Tio iĝis iaspeca modo. La leĝo pri la disiĝrajto alportis pli da libereco al la virino, sed la plejmulto ŝatas edziniĝi kaj flegi filojn.
Nuntempe la vorto «sekso» jam estas uzata, sed ankoraŭ iom timeme.
Maria Almada
– 7 –
— pàgina 8 —
Hinda Unio
[BILDO p.8] Vertikala striita ornamo en la supra maldekstra angulo de la paĝo.
La jena letero alvenis antaŭ la apero de la provnumero de SkE. Ĝi do ne reprezentas reagon al la artikolo en tiu numero pri virinoj en Hinda Unio, sed pli ĝuste, suplementon al ĝi.
Estas interese kaj surprize rimarki, ke en la pratempo la stato de la virinoj en Hindujo estis mirinde libera. Knabinoj studis sanskriton kaj diversajn artojn kune kun knaboj de la sesa ĝis la dudek-unua jaro aŭ pli longe. Krome, la fraŭlino povis elekti sian edzon.
Poste venis la atako kontraŭ Hindujo fare de la islamanoj. Ili forprenis la hinduajn virinojn. Por solvi tiun gravan problemon, t.e. por protekti la virinojn, la hinduoj faris neskribitan leĝon, laŭ kiu la hinduaj virinoj ne eliru la hejmon, kaj se tamen ili devas eliri, necesas kovri la kapon kaj vizaĝon per vualo, por ke ilia beleco estu kaŝata kontraŭ avidaj okuloj! Tiutempe instruado al virinoj estis malpermesata kaj la geedziĝoj estis aranĝataj de la gepatroj. Tiel la virinoj fariĝis tute dependaj de la viroj. Komprenble la tiama stato de la virinoj en Hindujo estis tre priplendinda.
Post la islamanoj venis la britoj. Ili permesis instruadon al ambaŭ seksoj. Iom post iom la hinduaj virinoj eliris el siaj konkoj. Ili fariĝis egalrajtaj al la viroj. Nuntempe troviĝas virinoj, kiuj profesie laboras kiel kuracisto, inĝeniero, advokato, juĝisto, administristo ktp. Kelkaj virinoj jam akiris permesilon por gvidi aviadilon kaj glisilon, sed ili ne rajtas deĵori profesie. Ankoraŭ ne estas permesate al ili gvidi trajnon aŭ aŭtobuson!
La nuntempa edukado, kiun ni heredis de la brita regado, taŭgas ĉefe por oficistoj. Ĝi ne konvenas por la praktika, ĉiutaga vivo. Tial nia registaro konstatas la bezonon ŝanĝi la modelon de la edukado. Ĝi devas esti pli praktika kaj ebligi, ke oni profesie okupu sin sendepende de la registaro, kiu ne povas doni ŝtatan oficon al ĉiu, ĉar jam tre multe da viroj kaj virinoj akiris ŝtatoficon diplomon.
S-ino Saranath
– 8 –
— pàgina 9 —
Estona SSR
Dum la kongreso en Lucerno mi ricevis multajn interesajn materialojn pri Svislando. Laŭ ili ĝi ŝajnas unu el la plej progresemaj ŝtatoj. Tamen min mirigis ekzisto de kelkaj problemoj, ligitaj kun la situacio de virinoj. Precipe pensigis min la plendoj pri diferencoj inter la edukado de knaboj kaj knabinoj, pri malfacilaĵoj ligitaj kun elekto kaj akiro de profesio, pri la fakto, ke 40% de laborantaj svisaj virinoj ne havas profesian kvalifikon. Estis malfacile kompreni, ĉu la situacio dependas de la hejma atmosfero (do la gepatroj mem kulpas, ke knabinoj interesiĝas nur pri hejmo kaj infanoj), aŭ ĉu vere mankas eblecoj por lerni en mezlernejoj, faklernejoj, universitatoj. Espereble la virina novaĵletero spegulos inter aliaj problemoj ankaŭ la edukadon demandojn en diversaj landoj. Por ilustri, kial estas malfacile orientiĝi en la problemo, mi penas priskribi la situacion ĉe ni en Sovetunio.
Psikologoj asertas, ke edukado komenciĝas tuj post nasko de la infano. Do mi devas konfesi, ke tamen iu diferenco inter edukado de filoj kaj filinoj ekzistas: jam malgrandaj knaboj scias, ke ili estas viroj kaj devas grandanime pardoni ĉiun malagrablaĵon kaŭzitan de la fratino, kiuj siaflanke ordinare eĉ tro bone scias, ke ili kiel virinoj devas havi privilegiojn. Ceteraj nuancoj de hejma edukado dependas jam de ĉiu aparta familio. Ordinare oni penas instrui al knaboj ankaŭ «knabinajn» laborojn: ili scipovu mem alkudri butonon, kuiri kaĉon aŭ zorgi pri malgranda frateto, kaj kial knabino ne scipovu mem ripari difektiĝintan gladilon? Vidante, ke la patro faras pli malfacilajn hejmajn laborojn kaj ankaŭ alie ĉiam helpas, geknaboj same faras ĉion laŭbezone. En la ĵus aperinta septembra numero de nia estona respublika virina revuo estas resumitaj statistikaj demandaroj. 8 el 10 patroj postulas, ke la geknaboj tute egale faru hejmajn laborojn, unu restas sindetena kaj nur unu trovas, ke oni specialigu la laborojn. El la patrinoj, por la egala divido de taskoj estas 9 el 10.
Diferencoj en lerneja programo koncernas nur lecionojn de manlaboro (apartaj lecionoj ekde la 4a klaso) kaj gimnastiko (de la 5a klaso). Tamen mia fratino, ekzemple, petis permeson manlabori en la knaba grupo de sia klaso kaj kun ili pretigis meblon, diversajn hejmajn ilojn, prilaboris lignon kaj metalon. Nenie ekzistas apartaj klasoj por knabinoj kaj knaboj; ankaŭ en la multaj fakrondoj ĉiuj laboras kune. Mi mem dum lernejaj jaroj partoprenis laboron de teatra, kemia kaj radioamatora rondoj. Laŭ la aserto de iuj instruistoj, pro la ĝenerala akcelado ekzistas aĝo (12–13 jaroj), kiam la knaboj restas ankoraŭ infanoj, dum la knabinoj
– 9 –
— pàgina 10 —
estas jam virinoj – ne nur korpe, sed ankaŭ laŭ interesoj kaj emocioj –, sed baldaŭ tiu diferenco niveliĝas. Ĝenerale tamen knabinoj (ofte iom malpli petolemaj, pli akurataj) pli aktive partoprenas laboron de fakrondoj kaj plenumas diversajn eksterklasajn taskojn.
Dum la lastaj lernojaroj oni ĉiam pli parolas pri elekto de profesio. Ankaŭ tiurilate la eblecoj dependas de la interesoj de ĉiu aparta lernanto. En nia familio estas nur tri fratinoj. Mi, la plej aĝa, elektis biologion, kiu min jam de infanaĝo tre interesis, kaj laboras nun en sciencesplora instituto. La dua post mezlernejo eklaboris kaj daŭrigis studadon en vespera fako de arta instituto. Ŝi fariĝis artistino, specialisto pri interna arkitekturo. La tria forlasis mezlernejon, kiam grave malsaniĝis nia patrino, kiu sola nin prizorgis, kaj akiris profesion en teknika faklernejo. Ŝi laboras kiel elektromekanikisto en televida centro. Ĝenerale mi ne povas imagi, ke post la lernejaj jaroj junulino dezirus ne ellerni iun profesion, kvankam kompreneble, stipendioj en faklernejoj, institutoj, universitatoj kutime ne egalas al salajro.
Por eniri iun specialan aŭ superan lernejon kiel regulo necesas ekzameniĝi. Dum enkonduk-ekzamenoj oni konsideras nur poentojn; neniun profesoron interesas la sekso de la kandidatoj. Ankaŭ post la studado, kiam temas pri distribuado de laborlokoj, gravas nur personaj kapabloj kaj laboremo de la studentoj. Ordinare oni bezonas pli da specialistoj ol troviĝas kandidatoj. Tial dum la lasta lernojaro oni vicigas studentojn laŭ iliaj poentoj. La plej sukcesa finanto rajtas kiel unua elekti plaĉan laborlokon el la listo de vakaj oficoj, laŭvice sekvas malpli bonaj lernantoj. Samtempe kun mi finstudis ĉe la biologia fako de la universitato ankaŭ 14 junulinoj kaj 5 junuloj. El la lastaj unu okupis la trian lokon en la vico, ankaŭ la dua estis sufiĉe sukcesa, sed la ceteraj tri restis preskaŭ lastaj.
Ankaŭ poste diferencoj ne eblas. Salajroj estas leĝe fiksitaj laŭ postenoj, ne laŭ personoj. Se por iu vaka posteno kandidatiĝas pli ol unu persono, ekfunkcias speciala konkursa komisiono, kiu decidas la problemon laŭ la rezultoj de la antaŭa laboro aŭ studado. En nia sciencesplora instituto du trionoj el la sciencculoj estas virinoj. Virino ankaŭ estas la unua kaj momente sola doktoro en nia laboratorio.
Laŭ la oficiala statistiko, kaj en industrio kaj en agrikulturo virinoj havas pli altajn kvalifikojn ol viroj. Tiu laboro pli kontentigas; ĝi estas fizike pli facila, pli pura.
Lembe Laanest
– 10 –
— pàgina 11 —
Komisiono pri Virina Agado
Estas ofte pli facile diskuti ideojn pri estonta agado ol efektivigi ilin. Tial povus ŝajni, ke longa debatado pri la celoj de la Komisiono pri Virina Agado estas nur senkulpigo por teoriumi anstataŭ fari.
Tamen, kiel ni raportis en la provnumero de SkE, evidentiĝis dum la lasta kongreso dubo pri la bezono pluhavi virinan komisionon. Pro tio ni opinias, ke KVA ne povas tuj ĵeti sin en laborprogramon sen unue paŭzi kelkajn minutojn por konsideri siajn bazajn celojn. Provizore, ni formulas tiujn celojn jene:
a. Konsciigi la homojn en la Esperanto-movado pri la sociaj problemoj de virinoj.
b. Eduki esperantistinojn superi tiujn problemojn.
c. Kontakti kun naciaj virinaj asocioj.
ĉ. Altigi la proporcion de virinoj en la Esperanto-movado.
Dum la venonta kongreso, ni volas publike pridiskuti tiun bazan celaron, sed intertempe ni jam tre volonte ricevus viajn komentojn pri ĝi.
Ni memoru, ke fiksado de niaj celoj estas nur la unua paŝo. Post tio necesas pripensi, kiel ni realigos ilin. Ankaŭ pri tio ni bezonas viajn ideojn kaj sugestojn. Efektive, eĉ ĉi-jare ni ne tute sukcesis eskapi la neceson konkrete labori. Kun aŭ sen pretaj listo de celoj kaj agadoplano, ni jam firme enplektiĝis en la preparado por pritrakti la venontan kongrestemon «Diskriminacio». Sed pri tio vi povas legi en la paĝoj 14–15.
Anna Brennan Loes Demmendaal Membroj de Komisiono pri Virina Agado
LETEROJ – daŭrigo de p. 6.
male oni distingu ankaŭ la virojn en «sinjorojn» kaj «fraŭlojn», sed krom iom ridinda tiu ĉi propono ŝajnas al mi senutile komplikiga. Kaj, ĉar finiĝis la tempo en kiu virino valoris nur laŭ la valoro de la edzo, ni ankaŭ estu ĉiam, kaj nur, «sinjorinoj» en la sama neŭtrala senco kiun havas la vorto «sinjoro». Kion vi opinias pri tio?
Perla Martinelli, Svislando
– 11 –
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
Annamaria Jannuzzi Coniglio kaj Francesca Milillo estas la du unuaj virinaj polickomisaroj en Italujo. Fine de oktobro ili estis akceptitaj, post konkurso, en la Supera Polica Lernejo. Temas pri la unua ŝtupo en kariero de policestro, kies trejnado estas tute aparta de tiu de simplaj policistoj (inter kiuj jam troviĝas malgranda porcio de virinoj).
«Min timigis kelkaj taskoj», deklaris Annamaria Jannuzzi, «kiel ekz. alsturmi manifestaciantojn aŭ pafi al iu, sed mi akceptos ĉian taskon kaj rifuzos ĉian diskriminacion.»
Nawal Al-Sa’ Adawi estas egipta ginekologo, psikologo kaj feministo. Ŝiaj verkoj estas malpermesataj en Egiptujo kaj ŝi ne rajtas prezentiĝi radie aŭ televide. Kial? Pro tio, ke ŝi verkas pri la tri tabuaj temoj en Egiptujo – seksaferoj, religio kaj politiko. Ŝiaj verkoj estas aparte provokaj ĉar ŝi pritraktas tiujn temojn.
Laŭ ŝi: «Oni ne povas apartigi seksan subpremon de politika kaj religia subpremo.»
Nawal perdis sian registarajn oficojn kiel direktoro pri sano kaj ĉefredaktoro de kuracista gazeto en 1972, kiam ŝi kritikis virinan cirkumcidon (klitorektomion), devigan virgecon, la patriarkan sistemon kaj aliajn temojn. Oni aparte malaprobis ŝiajn kritikojn pri klitorektomio. Eĉ hodiaŭ ĉiuj knabinoj en egiptaj vilaĝoj suferas tiun «cirkumcidon», sed tio neniam estas publike diskutata. Foje kuracisto operacias. En kelkaj vilaĝoj la akuŝistino faras ĝin per razilo. Ofte la parencoj kaptas la knabinon de malantaŭe, malfermas la femurojn, kaj la klitoro estas fortranĉita sen anestezo.
Nawal kalkulas, ke eĉ en la superaj klasoj oni cirkumcidas 60% ĝis 70% de la knabinoj. Tio signifas, ke ili restos sekse pasivaj, sen detruo de la naskokapablo. «Mi konsciiĝis, ke la vera kaŭzo de virinaj malsanoj troviĝas ne en iliaj korpoj sed ekstere, en la socio kiu subpremas virinojn,» ŝi diris. «En la okcidenta mondo okazas psikologia, socia kaj kleriga klitorektomio de virinoj kaj kelkfoje tio povas esti pli severa ol korpa fortranĉo,» ŝi aldonis. Ŝia verko pri tiu temo nomiĝas «La nuda vizaĝo de virinoj».
En Nederlando aperis lastatempe poŝtmarko pri rajto de voĉdono por virinoj. Ĝi montras manifestacion de virinoj (evidente el la komencaj jaroj de ĉi tiu jarcento) kaj grupon de fruaj aktivulinoj kun la vorto Vrouwenkiesrecht («Virina voĉdonrajto»).
[BILDO p.12] Reproduktaĵo de la nederlanda poŝtmarko: malhela bildo de manifestaciantaj virinoj kun surskribo apenaŭ legebla, kaj sube la teksto «nederland 55c».
La subita apero de tiu poŝtmarko, kiu ne estas unu el serio, estas fakte iom mistera, kaj la diligentaj esploroj de la UEA-komisiito pri poŝtmarkoj ne sukcesis
– 12 –
— pàgina 13 —
klarigi ĝin. La virinoj en Nederlando gajnis la voĉdonrajton en 1922 (kaj viroj la ĝeneralan rajton nur en 1917). Ni nur povas supozi, ke ĝia apero rilatas al la nova ondo de intereso pri virinaj rajtoj. ●
La kuirejo kaj ne la simfonia orkestro estas la konvena laborloko por virinoj, opinias Herbert van Karajan. Tiu 71-jara orkestro-dirigento havis grandan sukceson en Ĉinujo, kie li koncertis plurfoje kun la Berlina Filharmonio. Dum intervjuo li respondis la demandon, kial ĉe li ne laboras inoj: «La sola, kiun ni dungis, estas malsana. Nuntempe oni ja opinias, ke la inoj povas ĉion. Sed fakte sufiĉas, ke ili scias bone kuiri. Se ili volas kunmuziki ĉe ni, ili devas esti pli kapablaj ol la viroj.» La ĉina novaĵagentejo Hsinhuan konstatas, ke Karajan apenaŭ arde subtenas la emancipiĝon de la virinoj. ●
Britujo nun estas la unua lando en Eŭropo kun virina ĉefministro. Sed tio ne signifas, ke ĉiuj problemoj pri egalrajteco estas solvitaj. El la 635 britaj parlamentanoj, nur 19 estas virinoj, la plej malalta nombro de post 1951. El la 19, 8 (inkluzive la ĉefministron) apartenas al la reganta konservativa partio, kaj 11 al la ĉefa opozicia partio, la laborista.
Laŭ la opinio de parlamentanino Jill Knight, unu kialo de tio estas, ke en la periodo kiam ili havas junajn infanojn, la plimulto da politikistinoj ne estas liberaj vojaĝi tra la lando farante paroladojn, kiel faras aspirantaj viraj politikistoj. Tio estas unu el la maniero, laŭ kiuj ili kaptas la atenton de la lokaj kandidatigaj komitatoj. Ŝi opinias, ke la kulpo apartenas ĉefe al la kandidatigaj komitatoj, kiuj timas, ke virina kandidato estos malpopulara ĉe la balotantoj, kvankam efektive tio ne okazas. ●
Aŭtonoma virina movado en FRG jam la kvaran fojon organizis universitatan semajnon por virinoj. Dum la unuaj ses tagoj de la pasinta oktobro ili renkontiĝis en Freie Universität, Berlino. La ĉeestantoj estis pli ol multnombraj, kaj oni taksis la nombron de la partoprenantinoj el en- kaj eksterlando je kelkaj miloj.
Centra demando estis la rolo de la virina agado: ĉu ĝi jam alprenis tro rigidan strukturon aŭ ĉu ĝi gardis sian memstaran kvaliton? Estis temaroj pri virinoj en institucioj; virinaj projektoj, teorio kaj strategio; la rilatoj inter virinoj; alternativa kulturo; la virino kaj la medio. Dum la semajno okazis pluraj kulturaj aranĝoj, plejofte kun diskutoj kun la verkintinoj profesiaj kaj amatoraj. ●
Informojn por ĉi tiu rubriko provizis: Renato Corsetti, Ital.; Grace Kirkwood, Aŭstral.; Fred de Geus, Ned.; Margret Brandenburg, FRG, Elisabeth Schwarzer, FRG. ●
[BILDO p.13] Nigra grafika bloko kun la vorto «…malantaŭen» en dika minuskla literaro, kadrita dekstre per vertikala streko.
— 13 —
— pàgina 14 —
Venu al Stokholmo
POR DEBATI PRI
D I S K R I M I N A C I O
Kiel jam vaste anoncite en la Esperanto-gazetaro, la temo de la venonta[?] Universala Kongreso estas «Diskriminacio». La pritrakto de la kongresa temo okazos je iom pli profunda nivelo ol kutime, kun ebleco por interesatoj antaŭricevi materialon kaj debati ĝin en grupoj. Evidente la elektita temo pli-malpli postulas la kunlaboron de tiuj, kiuj interesiĝas pri diskriminacio kontraŭ virinoj. Kaj efektive, la kunlaboro de KVA estas postulata de la organizanto de la tuta aranĝo, Renato Corsetti.
La vasta temo «Diskriminacio» pritraktiĝos jene: Kelkaj gravaj aspektoj, ekz. diskriminacio ekonomia, etna-rasa, kontraŭvirina, ricevos detalan konsideron dum la tuta semajno en apartaj laborgrupoj. La grupoj kunsidos samtempe, do estos eble partopreni nur unu. Krome okazos prelegoj prezentoj pri diversaj aliaj aspektoj de la temo, eventuale pri diskriminacio lingva, religia, politika, kontraŭ handikapuloj, pri seksa orientiĝo ktp. La celo estos espluri la komunajn trajtojn de tiuj variaj formoj de diskriminacio por tiel atingi pli bonan komprenon pri ĝiaj kaŭzoj kaj motivoj.
La serio de laborgrupoj, kiuj okupiĝos pri diskriminacio kontraŭ virinoj, estos aranĝata de KVA. Pli precize ni nomu ilin «diskutgrupoj», ĉar ne estas nia celo, ke unuopaj membroj de la grupoj prelegu al la aliaj (kvankam ja estos grupgvidantoj) aŭ ke ĉiuj partoprenantoj laŭvice faru formalan prezenton. Prelegoj okazos ekster la kadro de ĉi tiu aranĝo, interalie en la programoj de Internacia Somera Universitato kaj KVA. Ni planas, ke la grupoj estu sufiĉe malgrandaj – ĝis maksimume 15 homoj – kaj tute neformalaj. Tio ne malhelpos profundan, seriozan pritraktadon de la temo. Proponitaj ideoj por diskutado estas:
– Konsidero kaj komparo de la situacio de virinoj en diversaj mondopartoj: En kiuj landoj ne plu ekzistas forta diskriminacio kontraŭ virinoj? Kio estas la influo de religio aŭ politika sistemo sur la vivo de virinoj en difinitaj landoj? Kio estas ilia situacio en la Tria Mondo?
— 14 —
— pàgina 15 —
– Diskriminacio en lingvo kaj komunikado: Ĉu ekzistas diferencoj inter la lingvouzo kaj parolmaniero de la du seksoj? Ĉu lingvoj, kaj precipe Esperanto, spegulas diskriminacion en la socio?
– Diskriminacio kontraŭ virinoj en la Esperanto-movado: Ĉu ĝi ekzistas? Kiujn trajtojn ĝi havas?
Surbaze de la debatoj pri tiuj temoj, ni poste pli ĝenerale konsideros la tutan demandon pri diskriminacio kontraŭ virinoj: Kio estas ĝiaj karakterizoj? El kio ĝi fontas? Kial ĝi pluvivas? En la lasta sesio ni renkontiĝos kun la membroj de la aliaj laborgrupoj por plivastigi niajn konkludojn kaj trovi la komunajn trajtojn de ĉiuj formoj de diskriminacio.
Se vi deziras partopreni la serion de diskutgrupoj organizataj de KVA, vi povos anticipe peti materialon pri la temo por lego antaŭ la kongreso, laŭ anonco kiu aperos en la dua bulteno. Ĝi konsistos el tradukitaj naciilingvaj artikoloj pri la situacio de virinoj en diversaj landoj kaj pri seksaj diferencoj en komunikado. Ni jam komencis kolekti taŭgajn artikolojn tiucele, kaj nun ni serĉas kunlaborantojn por traduki ilin en Esperanton. (Kelkaj el la artikoloj unue aperis en Unesko-kuriero, kiu estis eldonata en 15 lingvoj. Do ni povos utiligi tradukantojn, kiuj scipovas unu el la jenaj lingvoj: angla, araba, franca, germana, hebrea, hindia, hispana, itala, japana, nederlanda, persa, portugala, rusa, tamila aŭ turka.) Se vi deziras helpi, bonvolu tuj anonci vin, ĉar la materialo devos esti preta jam en marto.
ah/ld
[BILDO p.15] Ĉe la supra dekstra rando, malgranda nigra ornama makulo apud la unua alineo.
Prepare al la kongreso, la julia numero de SkE enhavos artikolojn pri diskriminacio kontraŭ virinoj kaj pri la specifaj diskuttemoj listigitaj ĉi-supre.
Por certigi ke la numero aperos ĝustatempe, ni metas iom fruan limdaton: la 1-an de junio. Do, bonvolu sendi viajn komentojn, leterojn, desegnaĵojn aŭ artikolojn pri ĉiuj aspektoj de la temo antaŭ tiu dato. (Desegnaĵoj prefere estu jam de oportuna formato por la paĝoj de SkE. Ni malfacile – kaj ne nepre sukcese – povos malgrandigi ilin.)
— 15 —
— pàgina 16 —
Svedujo
estas fama pro sia sociala progresemo. Laŭ la sekvaj informoj pri diversaj aspektoj de la socia vivo kaj la Esperanto-movado en Svedujo, tiu progresemo koloras ankaŭ la sintenon al egalaj rajtoj por virinoj.
SUBVENCIO POR AMBAŬ GEPATROJ
La sveda socio provizas subvenciojn por helpi gepatrojn dum la nasko kaj prizorgo de infanoj. Aparte interesa estas la fakto, ke tiajn subvenciojn povas ricevi aŭ la patrino aŭ la patro – do ne ekzistas antaŭsupozo, ke la prizorgo de infanoj estas speciale la tasko de la patrino.
Kiam infano naskiĝas, gepatro* rajtas ricevi subvencion, kondiĉe ke ŝi/li antaŭe aliĝis al la sociala asekura sistemo. Antaŭ la nasko, komprenble, nur la patrino rajtas ricevi ĝin de plej frue 60 tagoj antaŭ la atendata naskodato. Sed poste, la subvencio iras al tiu el la gepatroj, kiu prizorgas la infanon. Se ili deziras, la gepatroj povas laŭvice flegi la infanon kaj labori, aŭ ili povas labori po duontage. Ĉi tiu subvencio daŭras entute maksimume 180 tagojn.
Ekzistas ankaŭ speciala subvencio por gepatroj, kiun ili rajtas ricevi ĝis la infano estas 8-jara. Paro (ne nepre formale geedziĝinta) rajtas ricevi ĝin por po 45 tagoj sen speciala antaŭkonsento. Unu el la gepatroj povas transdoni sian rajton al la alia. Krome ekzistas laŭokaza subvencio por gepatro, kiu devas foje flegi infanon malpli ol 10-jaran, ekzemple kiam la infano aŭ la kutima prizorganto de la infano estas malsana, aŭ kiam la infano devas iri por sankontrolo. Patro povas ricevi ĝin, se li devas flegi alian infanon dum lia edzino naskas.
Tiu subvencio egalas al 90% de la salajro ĝis maksimumo de 242 kronoj (proks. $60) tage. La aliaj subvencioj ankaŭ povas egali 90% de la salajro aŭ 242 kronojn tage, sed minimume ili estas 32 kronoj tage.
La regularo pri subvencioj por gepatroj en Svedujo estis sendita al ni de Anita Lindblom. Ni interesiĝas nun ricevi de svedaj legantoj
*Gepatro: Tiu vorto estas uzata en ĉi tiu artikolo en la signifo «patro aŭ patrino».
— 16 —
— pàgina 17 —
informojn pri la efektivigo de tiuj reguloj. Ĉu fakte okazas, ke svedaj gepatroj egale uzas siajn rajtojn pri la prizorgo de la infanoj? Aŭ ĉu ankoraŭ la patrinoj emas uzi ilin pli ol la patroj? Se jes, ĉu tamen la situacio evoluis de post enkonduko de tiuj subvencioj? (Alivorte, ĉu pli da patroj ol antaŭe nun prenas tempon por prizorgi infanojn?)
La ekzisto de subvencioj forigas financajn ĝenojn rilate al la prizorgo de junaj infanoj, sed ĉu restas aliaj problemoj? Ĉu patroj facile sukcesas aranĝi forpermeson de la laboro por utiligi la subvencion, aŭ ĉu tio estas pli facila por patrinoj? Ĉu, pro la neceso pensi pri junaj infanoj, virinoj pli ol viroj emas elekti laboron, de kiu ili facile povas liberiĝi?
Ni volonte ekscius de legantoj pri aliaj landoj, kies leĝoj kuraĝigas egalan partoprenon de ambaŭ gepatroj en la prizorgo de infanoj.
VIRINA PLIMULTO NUN GVIDAS SEF
Virina plimulto nun gvidas Svedan Esperanto-Federacion, laŭ artikolo de Franko Luin, kiu aperis en la somera numero de la sveda revuo La Espero. Ŝajnas, ke jam pli frue regis sufiĉe bona ekvilibro inter la seksoj en la estraro de SEF kun 5 viroj kontraŭ 4 virinoj. La lasta elekto inversigis tiun proporcion al 4:5. Franko Luin skribas: «Tio verŝajne pli bone respegulas la faktan staton en SEF, kie virinoj estas multnombre reprezentitaj. Pri tio mi bedaŭrinde ne havas aktualan statistikon, nur personan ideon. Jam de multaj jaroj multaj kluboj en Svedio, ankaŭ la plej grandaj en Malmö kaj Stockholm, estas gvidataj de virinoj. Estas do tute logike, ke simila situacio ekestu ankaŭ en la estraro de la tutlanda organizo.»
Franko Luin esprimas kontenton, ke la ideo de Esperanto same allogas virinojn kaj virojn, kaj diras, ke Sveda Esperanto-Federacio troviĝas en la avangardo de aliaj svedaj organizaĵoj en tiu rilato (ankaŭ en la kampoj de lingva egaleco kaj facileco de internaciaj kontaktoj). Li demandas, kiom da ili povas montri al taŭga reprezentiĝo de virinoj kaj viroj en la gvidaj organoj, kiu ne baziĝas sur fiksita kvoto.
LOKA AGADO
En la provnumero de SkE aperis informo pri mallonga Esperanta diskoeldonita en Svedujo. En ĉi tiu letero, Märtha Andréasson pli klarigas pri tiu disko kaj pri la agado de ŝia loka grupo. Pli detala
— pàgina 18 —
raporto pri la «internacia intervjuo», kiun ŝi ĉi tie mencias, sekvos en la venonta numero.
Nia eta klubo en Kungälv (najbara urbo de Gotenburgo) estas eble unika pro tio, ke la tuta estraro konsistas el virinoj. Tio ne okazis pro konscia elekto de virinoj, kaj ne mankas viroj en la klubo, nur iĝis tiel. Ni ankaŭ en la klubo sufiĉe multe okupis nin pri virinaj demandoj. Ni komencis dum la virina jaro, kiam ni faris internacian intervjuon pri la cirkonstancoj virinaj en diversaj landoj. Ni elsendis demandaron al 60-70 landoj, sed ricevis nur ĉ. 15. Sed tiuj respondoj estis vere interesaj kaj venis de foraj mondpartoj kiel Sudameriko, Hindujo, Nov-Zelando kaj Israelo. Ni intencis daŭrigi la laboron kaj kolekti raportojn de diversaj landoj, sed ĉiam mankas tempo. Ni ankaŭ en la klubo aranĝis specialan kunvenon, al kiu oni invitis svedajn virinajn organizaĵojn, kaj kie ni diskutis virinajn aferojn. Elsbeth Bormann prelegis pri sia laboro en la Virina Komisiono de UEA.
Kiam mi decidis meti monon en aferon, kiu al mi ŝajnas tre necesa por la Esperanto-movado, mi ankaŭ decidis provi ion fari por la virina agado. Mi intence ĉi tie skribas mi, ĉar mi riskas la monon; la laboro estas projekto de nia klubo en Kungälv. Ni faris diskon, etan diskon kun nur du kantoj – ludataj laŭ junulara stilo, ĉar tian muzikon mi ne havas multe. Unu estas simpla kanto pri la ĉiutaga vivo en multaj hejmoj. Ĝi tamen diras pli kaj en pli simpla maniero ol longaj artikoloj en gazetoj.
Märtha Andréasson, Svedujo
Seksa … [nelegebla]: vira … [?]
[Titolo parte kaŝita de manskribita noto sur la paĝo: super la presita titolo aperas manskribe «Vicen Mestermann[?]»; la presita titolo mem legiĝas nur parte.]
Dum la 64a UK en Lucerno ĉi-jare mi ĉeestis la kunsidon pri Virina Agado. La disvolviĝo de la kunsido kaj interesis min kaj iom malĝojigis min… ĉar evidentiĝis, ke la bazo de «Virina Agado» estas la subkompreno, ke necesas batali por atingi seksan egalrajtecon, sed ankaŭ ke multaj tieulinoj ne havas fortan senton pri tiu komuna celo.
Alia subkompreno de la temo de seksa egalrajteco estas, ke virinoj ne estas rigardataj kiel egalaj; kaj mi devas konfesi, ke – kvankam mi loĝas en lando kie seksa diskriminacio estas kontraŭleĝa (krom en tiuj kazoj, kiuj estas por la registaro neoportunaj!) – mi tutkore konsentas kun tiu tezo. Kiel prave diris s-ino Lapenna en
— pàgina 19 —
Lucerno, eĉ kiam leĝa egaleco ekzistas, tio ne nepre spegulas praktikan realecon. Ĉio tio estas por mi absolute neakceptebla, ĉar estas por mi kontraŭlogika hipokrito aserti, ke virinoj ne estas egalaj al viroj. Laŭ mia sperto, la plej oftaj bazoj de tiu aserto estas ĉi tiuj:
- virinoj estas malpli fortaj ol viroj;
- ili estas malpli inteligentaj;
- ili estas tro emociaj kaj nelogikaj;
- ili estas malpli decidemaj;
- ili tro okupiĝas pri beboj kaj la hejmo por povi okupi samrangan lokon kun viroj.
Mallonga ekzamenado de tiuj asertoj montras la (supozeble virajn) asertojn esti kaj emociaj kaj nelogikaj. Por konsideri ĉiun punkton laŭorde:
- Viroj estas malpli fortaj ol ĉevaloj sed taksas sin superaj. Estas vere, ke la plimulto da virinoj estas malpli grandaj kaj pezaj ol la plimulto da viroj, sed ili almenaŭ havas pli da vivelteno laŭ tio, ke ili vivas pli longe.
- Mi dubas, ĉu estas ia ajn statistiko por pruvi la superan intelekton de viroj. Pro sociaj kaŭzoj pli da viroj ricevas superan edukadon ol virinoj en la plej multaj landoj, sed tio neniel ŝanĝas la bazan intelekton de virinoj.
- Mi same dubas pri asertoj pri emocio kaj logikomanko ĉe virinoj. Kaj notu, ke eĉ se homo estas malsama rilate al alia, tio ne en si mem signifas, ke li/ŝi estas (mal)supera.
- La akuzo pri decidemo estas tiom dubinda kiom la du supraj. Estas kelkaj belaj ekzemploj de la malo; la hodiaŭa, timinda ĉefministrino de mia lando estas nur unu.
- La bazo de ĉiu sento pri diferenco estas sendube la biologia distingo. En kelkaj sociaj grupoj virinoj estas omaĝataj ĝuste pro tio, ke ili estas la videblaj kreantoj de vivo; en aliaj (la plimultaj) tio estas konsiderata ŝarĝo, kiu deprenas de ili la rajton esti traktataj kiel unuarangaj civitanoj.
Nu, ĉio ĉi estas al vi sendube bone konataj argumentoj kaj faktoj, kiuj ne multe ŝanĝas la situacion, kiun vi jam konas. Kaj vi eble estas suspektemaj pri miaj motivoj pro tio, ke mi – viro – tiel
— pàgina 20 —
defendas la virinan starpunkton. Miaj kialoj estas pluroblaj:
- Kiel videble, mi ne akceptas kiel pravigeblaj la kutimajn argumentojn pri virinaj mankoj.
- Se ni akceptas, ke la virinoj estas malsuperaj, ni devas akcepti, ke ilia kontribuo al la ĝenerala bonfarto de la homaro estas ankaŭ malsupera.
- Se ilia kontribuo estas malsupera, ni ne devas atendi, ke ili akceptu la samajn respondecojn kaj ŝarĝojn kiel viroj.
- La konsekvenco de tio estas, ke virinoj, kiuj kutime vivas pli longe ol viroj, estas tamen subtenataj de la laboro de viroj eĉ en kazoj kiam estas videble pli logike, ke la virino faru la laboron por vivteni (ekzemple) edzparon.
Ni konsideru kelkajn interesajn ekzemplojn. En mia lando (Britujo), kiel en aliaj, estis ĝis tiu ĉi jarcento tradicio (apogata de la leĝo), ke la edziniĝo ĉiu virino de ĉiu aĝo rango rezignis pri ĉiuj antaŭaj rajtoj pri materiaj posedaĵoj – la edzo posedis kaj ŝin kaj ŝiajn proprajaĵojn. Socie kaj leĝe ŝi estis subulino – krom se temis pri la reĝino! Estis mirinde, ke oni agnoskis la kapablon de unu sola virino en la lando ne nur estri kaj fari decidojn, sed tion fari je la plej alta nivelo. Tamen sklavoj liberiĝis de oficiala subpremo antaŭ ol oni agnoskis la plej bazajn rajtojn de edzino.
Se tia manko de logiko efikas maljuste sur virinojn, konsideru ĉi tiun fakton, kiu efikas tute male en mia lando: virinoj (kiuj, kiel dirite, vivas pli longe ol viroj) rajtas al pensio kiam 60-jaraj. Viroj devas labori 5 jarojn pli longe por ricevi la ŝtatan pension.
La sociaj cirkonstancoj, kiuj kaŭzis tiajn leĝojn kaj tiajn ĝeneralajn vidpunktojn, kondukas al grandega malŝparo de energio kaj talento en tiuj landoj en kiuj tradicie virino simple apogas viron sen stari flankalflanke. Se ni havus socian klimaton en kiu la virino ne estus aŭtomate elektita resti hejme; se, en kazoj de heredo, oni konsiderus ne nur la patran devenon de infano sed ankaŭ la patrinan; se ni agnoskus, ke la fundamentaj kapabloj kaj fortoj de virinoj, kiuj sukcesas ignori la hodiaŭajn tradiciojn kaj sociajn premojn, donas al nacio fonton de ekspluatinda potenco – tiam ni vivus en pli justa, pli ekvilibrigita kaj pli sukcesa mondo.
Virinoj! vi havas noblan taskon en tiu ĉi vivo estingi la antaŭjuĝojn de jarmiloj, okupi vian justan lokon en socio, fari la laboron, kiu plej taŭgas por vi kaj tiel «pagi viajn impostojn» same kiel la aliaj homoj. Rajtoj kreas respondecojn. Plaĉus al mi povi doni al vi la rajtojn, por ke vi transprenu ankaŭ la respondecojn.
— pàgina 21 —
Pri la roloj de la seksoj en la infana literaturo
Anneke Rooselaar
[BILDO p.21] Desegnaĵo de knabino kun bereto, salopeto kaj tuko ĉe la kolo, tenanta ŝpaton kaj bukedon.
Ĉu vi foje demandis vin, kial en libroj kaj sur bildoj ĉiam knabinoj estas akompanataj de kato kaj knaboj de hundo?
Pri kato oni diras, ke ĝi estas mistera, pasiva, malhonesta kaj neniam plene fidinda. Pro tiu kaŭzo ĝi estas ligita kun knabinoj, ĉar la socio donas tiujn ecojn al la virina sekso.
Hundo estas honesta, agresema, la plej bona amiko de la homoj, ĉar ĝi estas fidinda kaj ofte protektas/defendas nin. Ecoj, kiujn la kulturo rigardas kiel pozitivajn, kaj socie utilajn kaj dezirindajn.
Se oni nur sufiĉe frue komencas plenigi la infanajn mensojn per tiuj opinioj pri la du seksoj, tiam ili preskaŭ certe fariĝos homoj, kiuj pasive prenas la rolon montritan de la socio. Tiuj kiuj rezistas estas: «frustrataj»*, «ne adaptiĝintaj» aŭ eble eĉ «ne tute normalaj».
Diversaj grupoj de feministoj en Usono konstatis, kiel enorme la infanoj estas influataj de literaturo. En unu studo pri tiu temo ili konsideris prokna [?]. 200 porinfanajn librojn. Tiuj plej ofte estis bildlibroj kun simpla teksto. Oni ekzamenis la prezenton de la seksaj roloj. Ĉiu libro estis analizita laŭ aparte preparita demandaro, kaj post la prilaboro de la rezultoj, la jenaj konkludoj povis esti starigitaj:
- Kvankam duono el la homaro konsistas el virinoj, tio ne estas montrita en infanlibroj.
* Neologismo. Frustri = malhelpi la kontentigon de ies fundamenta deziro aŭ bezono.
— 21 —
— pàgina 22 —
El ĉiuj kvin ĉefroluloj, kvar estas knaboj aŭ virbestoj.
Infanoj kaj bestoj havas stereotipajn seks-rolojn. Virinajn bestojn oni kutime montras nur kiam temas pri nasko aŭ prizorgo de idoj. Saman tendencon oni vidas en tiuj bildlibroj, kiuj montras familiojn. La patrino ĉiam, senŝanĝe, serve laboras, dum la patro en kompleto, ĉapelo kaj kun teko pretas konkeri la mondon.
Lernejaj libroj por infanoj grandskale ricevis prilumon de «Women on words and images in Princeton (New Jersey)» (Virinoj pri vortoj kaj prezentoj en Princeton, Nov-Jerzejo). Pri sia studo de 134 lernejaj libroj, en kiuj aperis 2760 rakontoj, tiu grupo eldonis libreton sub la titolo «Dick kaj Jane kiel viktimoj». La ĉi-supraj konkludoj ankaŭ tie validis: knaboj kaj viroj multe pli grandnombre aperas en infanlibroj ol knabinoj kaj virinoj.
En la kategorio de biografiaj rakontoj, viroj aperas sesoble pli ofte ol virinoj. Krome, la virinoj en tiuj rakontoj ĉiam devas superi grandajn personajn kaj sociajn obstaklojn por sukcesi en la ekstera mondo. Kontraŭe, la viroj ne bezonas venki tiajn barilojn. Nur viroj estas nomitaj kiel historiaj figuroj, kiuj influis la politikan vivon en siaj landoj aŭ en la mondo. Kie — oni demandas sin — tiuj infanaj rakontoj montras la multajn virinojn, kiuj batalis por la rajto voĉdoni?
La aktivaj ecoj neknabinaj estas: esploremo, sportivo, kuraĝo, kreivo, persistemo, aventuremo, eltrovemo, prestiĝo kaj memrespekto. Tiuj, kiuj posedas ĉiujn el tiuj kvalitoj, havas potencon super si kaj aliaj. En lernejaj libroj, tiuj homoj apartenas al la vira sekso en la proporcio 4 kontraŭ 1. La knaboj en la rakontoj inteligente solvas siajn problemojn, faras eltrovojn, riparas radioaparatojn, senmaskigas friponojn. Male, tipa estas la rakonto pri la knabino, kiu malkovris la silkon. Ĝi falis en ŝian teon. Ŝia malkovro do okazis pro hazardo, kaj ne kiel la rezulto de ŝia inteligento. Simile, estis la heroaj knaboj, kiuj savis plenkreskulojn, knabinojn kaj brutaron de dronado kaj el brulantaj barakoj. Foje ankaŭ knabinoj estas kuraĝaj, sed tiam ili savas etajn infanojn kaj malgrandajn bestojn. En 216 rakontoj la knaboj iris for en la mondon por ekkoni ĝin, dum la knabinoj faris tion sub gvido de viro, ofte la patro. Knabinoj estas permesataj konkuri kun knaboj, sed ĉiam la knaboj venkas. Unu rakonto temis pri knabino kiu venkis knabon dum naĝkonkurso, sed post tio la knabo ŝin venkis 5-foje!
La mesaĝo al knabinoj estas tio, ke ili devas trovi la feliĉon en la servado de aliuloj. Knabinoj estas spektantoj. Ili malhavas aferojn por doni feliĉon al aliaj. Ili kuiras kaj purigas kaj lavas telerojn dum iliaj fratoj ludas ekstere. Knaboj manĝas kuketojn
— 22 —
— pàgina 23 —
sed neniam ilin mem bakas. Knaboj batalas kontraŭ siaj timoj pri akvo, ĉevaloj, mallumaj arbaroj, dum al la knabinoj estas permesate timi tiujn aferojn.
Plenkreskaj viroj, kiuj aperas en la rakontoj, ĉiam havas postenojn kaj estas patroj. Plenkreskaj virinoj aŭ havas postenojn aŭ estas patrinoj, sed neniam samtempe. La virinoj laboras nur ĉar ili bezonas la monon kaj neniam ĉar ili deziras, aŭ havas elstaran talenton. Ktp, ktp …
Psikologo konstatis, ke 99% de la infanoj de ambaŭ seksoj jam konsciiĝas en la aĝo de 8 jaroj, kiu sekso devas plenumi kiujn rolojn kaj postenojn. Ŝajnas esence ŝanĝi lernejajn librojn tra la tuta mondo, ĉar ne nur knabinoj estas la viktimoj de tiu seksismo; ankaŭ knaboj ofte estas kripligitaj pro la premo sufoki emociojn kaj sentemon. «Li sentis, ke larmoj venas en liajn okulojn, sed li frotis ilin per la manoj. Okjaraj knaboj ne ploras, li admonis sin.»
«Virinoj pri la infana medio» estas virina organizaĵo en Novjorko, kiu dum 10 monatoj ekzamenis milojn da infanlibroj. Virinoj el ĉiaj profesioj kunlaboris en tiu studo kaj la grupo finfine kunmetis liston de 250 libroj, kiuj laŭ ilia opinio estas rekomendindaj al 3- ĝis 15-jaraj infanoj. Tiu listo aperis sub la titolo Little Miss Muffit fights back («Eta f-ino Muffit kontraŭbatalas»*).
La speciala kategorio «knabina» aŭ «knaba» libro devas malaperi. Nun okazas tiel, ke, pro la divido de infanlibroj en tiujn grupojn, ekzistas tuta serio da libroj, kiujn la knaboj certe ne legos, ĉar kiu respektinda knabo legus libron pri knabinoj? Aliflanke, la knabinoj havas pli grandan elekton, ĉar ili ja legas librojn pri knaboj kun la mesaĝo, ke la priskribitaj agadoj estas destinataj por knaboj kaj la n. knabecaj knabinoj. Tiuspecaj knabinoj kompreneble estas popularaj dum ili ankoraŭ estas junaj, kiam ili ofte trovas bonhumoran akcepton kaj partoprenas en la sovaĝaj ludoj de siaj amikoj. Sed kiam ili alproksimiĝas al adoleskeco, tiam eĉ tiuj samaj gepatroj kaj amikoj premas ilin en la pasivan rolon de sinjorino kaj patrino, laŭ la ŝablono, kiun la socio aprobas. Preskaŭ neniam eldoniĝas libroj por knabinoj, en kiuj la heroino ricevas kuraĝigon evoluigi la korpan forton, la intelekton aŭ la entreprenemon.
En la reala vivo oni retrovas la knabecan knabinon en la ekstrema, agresiva virino, kiun kelkaj timas dum aliaj primokas. Do ni devas kompreni, ke la socio devigis ŝin misuzi sian energion. Ŝi transiri
* Eta f-ino Muffit rolas en [nelegebla]lingva infana rimaĵo, laŭ kiu ŝi forkuras, kiam ŝi vidas araneon.
— 23 —
— pàgina 24 —
al nekontentiga vivmaniero, nome al tiu en kiu ŝi devas «projekcii» sin kaj siajn ideojn pere de aliaj, kutime de siaj edzo kaj infanoj.
Feministoj provas enmerkatigi novan tipon de infanlibro: libroj en kiuj ne plu aperas strikte difinitaj seksaj roloj. La nederlanda lingvo prave nomas infanon «ĝi». «Ĝi» naskiĝas, «ĝi» vivas kaj «ĝi» mortas. La infano (ankoraŭ) ne disponas elekteblecojn pri siaj naskiĝo kaj morto, sed koncerne la vivon, ĝi devus ricevi ilin senlime. La infano, kaj poste la junulo, devas scii, kiuj vojoj estas irindaj por veni al kontentiga ekzisto. Ambaŭ seksoj devus esti instigataj esplori ĉiujn eblecojn.
Kion feministoj volonte vidus en infanlibroj? Knabinojn, kiuj montras kuraĝon kaj ambicion. Knabojn, kiuj ne bezonas kaŝi siajn emociojn. Knabinojn kaj patrinojn, kiuj solvas problemojn sen la helpo de knaboj kaj patroj; knabinojn, kiuj perlaboras monon; virinojn, kiuj havas potencon super aliaj, sed ne nur en la roloj de instruistino aŭ flegistino; knabinojn, kiuj funkciigas maŝinojn, ktp, ktp …
Devus fariĝi tute normala ĉiutaga afero, ke ekzistas kaj viraj kaj virinaj inĝenieroj, sciencyloj [?], astronaŭtoj ktp. Specialan atenton oni devas doni al tio, ke honesta, amike reciproka respekto kaj plena konfido inter knaboj kaj knabinoj estas eblaj. Al infanoj oni devas montri la realecon, ĉar la plimulto el ni ne plu loĝas en bienoj kaj vilaĝoj, sed plejparte en (antaŭ)urboj kun ties problemoj. Montru al ili virojn kaj virinojn, kiuj opinias sin plej feliĉaj pro kariero aŭ studado kaj pro tio decidas vivi sen edz(in)o. Aŭ geedzojn, kiuj konscie elektas vivon sen infanoj; aŭ unuopulojn, kiuj tamen decidas naski.
Devus aperi en la libroj eksedziĝintaj viroj kaj virinoj, kiuj ne nepre estas malfeliĉaj, aŭ malfeliĉigas siajn infanojn, pro tiu elekto. Tio ĉi donos al infanoj pli realan bildon de la vivo kaj multe malpliigos la ŝokon, kiun povus kaŭzi renkonto kun la vero.
La eldonista mondo konsterniĝis, kiam venis protestoj kontraŭ la seksismo en infanlibroj. Ĝia ĝenerala reago estis bonvola, kaj ĝi konsentis, ke ĝis nun la problemo ne estis agnoskita. Kelkaj tro ekstremaj eldonaĵoj estas ne plu represataj, ekz. eldonejo Hallmark decidis ne plu represi la infanlibretojn What girls can be («Kio knabinoj povas fariĝi»). Komenciĝis malfacila periodo por tiu industrio de 140 milionoj da dolaroj. Aŭdiĝis plendoj: «Ni ĵus konsentis ŝanĝi la prezenton de la negroj, kaj nun ni devas denove komenci la tutan aferon pri la virinoj».
Artikolo el la nederlanda revuo Opzij, tradukita de Cobi Pothuizen.
— 24 —
Núm. 2, abril de 1980
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 2, abril de 1980.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Numero 2 — Aprilo 1980
Sendependa novaĵletero
[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: sur verda fono, la titolo «Sekso kaj Egaleco» per grandaj nigraj literoj, kun la vortoj «Numero 2 / Aprilo 1980» dekstre kaj «Sendependa novaĵletero» maldekstre.
KIO KAJ EGALECO?
De kelkaj legantoj kaj interesatoj venis malaprobaj reagoj, ne al la enhavo de la «nula numero» de SkE, sed al ĝia titolo, pli precize ties unua vorto. Tiuj reagantoj evidente atribuis al la vorto «sekso» sencon vaste rekoneblan – ĉefe pro la internacia uziĝo de la parenca vorto sex (kredeble laŭ la angla) – sed ne ortodokse esperantan.
Oni de tempo al tempo aŭdas frazojn kiel «La filmoj nuntempe estas plenaj je sekso kaj perforto», aŭ «Tiu libro enhavas multe da sekso», aŭ eĉ «Ili enlitiĝis kaj ĝuis seksson». Ĉu tiuj vortuzoj estas bonaj?
Plena Ilustrita Vortaro donas al la vorto sekso kvar difinojn: «1 Korpa k fiziologia ecaro, karakterizanta la unuopajn individuojn de vegetala aŭ animala specio kiel virajn aŭ virinajn, k ebliganta, ke ili kune reproduktu k konservu la specion… 2 La organo, ĉe kiu evidentiĝas tiu diferenco. 3 Tutaĵo de la homoj, apartenantaj al la sama sekso… 4 (arkaike) Genro.» Laŭ tiuj difinoj, la cititaj frazoj fariĝas sensencaj.
Ĉu la frazoj estas tradukeblaj al bona Esperanto? Komprenebla, ke jes. Pri artverko, kiu ekscitas seksajn pasiojn (aŭ ja la seksorganojn de la ĝuantoj), oni diru, ke ĝi estas lasciva, pornografia aŭ sekse stimula – laŭ onia gusto kaj morala starpunkto. Pri agado per la seksorganoj ekzistas en Esperanto multaj terminoj, eĉ se ne menciiĝas metaforojn, en kaj ekster PIV, kun diversaj signifoj kaj sub-
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Redaktoro Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando
Kunlaborantoj Audrey C.E. Childs-Mee Probal Daŝgupto Loes Demmendaal Charles Power Dermod Quirke
Limdato por la venonta numero: 1-a de junio.
Jarabono (4 numeroj) 5,00 gld. aŭ 10 irk.
Sendu internaciajn respondkuponojn rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4112754.
Perantoj
Brita (Prezo: £2,50) Dermod Quirke 13 Trouville Road London SW4 8QL. Ĝirkonto n-ro 12 463 0006.
Norvega (Prezo: 21 norv. kr.) Margrete Landmark Buerstad N-3135 Torød. Poŝtĉekkonto n-ro 5 73 61 29.
Usona (Prezo: $4,25) Charles Power Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando. (Pago per ordinara enlanda usona ĉeko al la nomo Charles Power.)
komprenoj: amoro, eroto, kopulacio, koito, fiki, seksumi (dankon, Majstro, pro tiu magia afikso), orgasmo, ejakuli ktp. (Eĉ: ami.)
Pri tiu speco de afero do SkE ne temas.
Aŭ ĉu?
Nu, mi esperas, ke tiaj temoj ne estos tabuaj en ĉi tiu novaĵletero. La korpaj seksrilatoj ja estas la kaŭzo de la ekzisto de la seksoj, kaj la sinteno al (ni diru) la amoro grave influas ankaŭ aliajn rilatojn inter la seksoj – eĉ, laŭ iuj teorioj, ĉiujn homajn rilatojn. Cetere, la socia malegaleco de la seksoj havas ofte malbonan efikon sur la ĝuadon de la amoro – eble pli ofte, sed certe ne ekskluzi-
→ p.5
– 2 –
— pàgina 3 —
[BILDO p.3] Ŝablonita kapo per grandaj nigraj literoj, oblikve metita: «LAST MINUTE».
NOVAĴOJ EL JAPANUJO
Dum la pretigo de ĉi tiu numero de la novaĵletero, alvenis ekspresa letero el Japanujo. Ĝi petas permeson eldoni japanlingvan version de SkE. La letero venis de du 30-jaraĝaj japaninoj: Yamakawa Setsuko, kiu estas mezlerneja instruisto de la angla, kaj Hukunaga Makiko, kiu estas redaktoro ĉe eldonejo de infanaj libroj.
Ili skribis, ke la provnumero de SkE impresis ilin kiel unika ĉar ĝi estas kaj efika komunikilo por la virina movado kaj utila prezentilo de Esperanto. Ili volas uzi SkE por ebligi internacian agadon de ne-esperantistinoj pere de Esperanto. Tio samtempe montrus la valoron de la lingvo.
Laŭ ili: «Ni kredas, ke la enhavo de Sekso kaj Egaleco pruviĝos interesa kaj instrua ankaŭ al japanaj ne-esperantistinoj, kiuj okupiĝas pri la problemo de seksa diskriminacio. La japana gazetaro, inkluzive de diversaj gazetoj pri virinaj problemoj, informas tre malmulte pri eksterlandaj situacioj escepte de la virino-liberiga movado en Usono. Sekso kaj Egaleco, en japana traduko, prezentos pli larĝan perspektivon al japanaj ne-esperantistinoj.
«Ni esperantigos kaj sendos al vi opiniojn de japanaj ne-esperantistinoj por ebligi al ili partopreni en internacia diskutado. Tio certe helpos al pliriĉigo de la originala Sekso kaj Egaleco.»
Yamakawa kaj Hukunaga jam komencis prepari sian provnumeron, kiun ili intencas disdoni senpage. La postajn numerojn ili vendos je kostoprezo, senprofite. Krom tradukojn el nia esperanta versio, la japana eldono enhavos raportojn pri la reago de japanaj legantoj. Ne aperos tiuj artikoloj, kiuj koncernas nur esperantistojn, kvankam oni ja tradukos interalie la diskuton pri la pronoma demando, kun la necesaj klarigoj por ne-esperantistoj.
Jen neatendita defio por nia novaĵletero! Certe la kontribuo de japanaj ne-esperantistoj multon faros por riĉigi la enha-
– 3 –
— pàgina 4 —
von de SkE. Interalie la konstato, ke ili legas nian novaĵleteron, malhelpos tendencon al «Eŭro-centrismo» – tio estas la emo supozi, ke la eŭropa kulturo estas la normo por la tuta mondo.
Unu tuj konstateblan rezulton de la japana influo vi rimarkos jam nun. Ni estas petitaj aldoni transskribojn de personaj nomoj, por ke niaj kunlaborantoj sciu, kiel skribi ilin per japanaj literoj. Kie ni scias la ĝustan prononcon, ni mem aldonis transskribojn en ĉi tiu numero. Estonte, skribante al SkE, bonvolu ĉiam indiki la prononcon de via nomo post la nacilingva literumo.
Nia movado provizas sufiĉe ŝirmitan merkaton por eldonaĵoj kiel SkE. Ĉu ĝia enhavo estas tia, ke ĝi sukcesos teni la intereson de legantoj ankaŭ en la pli vasta mondo? SkE dependas ĉefe de kontribuado de ĝiaj legantoj. Evidente, ju pli da legantoj, des pli varia kaj diversa la enhavo. Necesas do larĝigi nian legantaron per varbado – kaj por tio ni bezonas vian helpon. Multaj homoj ankoraŭ ne aŭdis pri SkE, malgraŭ bona prezento en aliaj esperantaj revuoj. Anoncu SkE en via loka grupo kaj ĉe renkontiĝoj. Ni povas provizi limigitajn kvantojn da varbekzempleroj kaj aboniloj. Petante tiujn, bonvolu indiki deziratajn kvantojn.
ab
[BILDO p.4] Ŝablonita nigra kapo per grandaj literoj: «KVA», kaj sub ĝi, permane skribite, la titolo «Virinoj en Esperantujo».
Virinoj en Esperantujo
«Ĉu ekzistas diskriminacio kontraŭ virinoj en la Esperanto-movado?» Tio estas unu el la demandoj, kiujn ni planas diskuti dum la traktado de la kongresa temo en Stokholmo ĉisomere (vidu la lastan numeron de SkE, p. 14-15). Pri kelkaj el la aliaj diskutotaj demandoj ni tradukigas artikolojn en Esperanton, sed pri tiu temo ni ne konas taŭgan materialon. Ĉar laŭ nia scio ne jam troviĝas studoj pri ĝi, ŝajnas ke ni devos mem krei ilin. Ni ne povas nun fari tion tre sisteme, sed almenaŭ eblas proponi kelkajn specifajn demandojn, kiujn vi povus konsideri prepare al la Kongreso (jam antaŭ la Kongreso ni ĝojus ricevi viajn opiniojn). Eble la faktoroj, kiujn ni mencias ĉi-sube, ne ŝajnas al vi
– 4 –
— pàgina 5 —
la ĉefaj. En tiu okazo ni volonte ricevus viajn aliajn sugestojn. Ni restas malfermaj al ĉiuj ideoj!
Gvidantaj virinoj. Kiuj estas la plej bone konataj virinoj en la internacia Esperanto-movado kaj en via loka aŭ nacia movado? Kiom da efektiva potenco ili ĝuas, kaj kian? Kiuj faktoroj en iliaj personecoj aŭ vivsituacioj ebligas al ili sukcesi? Kio malhelpas, ke aliaj virinoj atingu similan nivelon?
Esperanto-literaturo. Kiel virinoj estas prezentitaj en la Esperanto-gazetaro, -lernolibroj, -beletraĵoj? Ĉu tiuj fontoj emas pli fortigi la seksajn stereotipojn? Kie virinoj estas prezentitaj laŭ pozitiva maniero? Ĉu ekzistas iuj elstaraj inaj rolantoj en la Esperanto-literaturo?
Loka kaj nacia agado.
- Kiuj estas la proporcioj de viroj/virinoj? Ĉu unu sekso pli ol la alia emas forfali el Esperanto-agado? En kiuj proporcioj la seksoj troviĝas en gvidaj pozicioj?
- Kiuj faktoroj ludas rolon en la agemo de membroj de via grupo? (Kelkaj sugestoj: aĝo, sekso, geedza stato, infanoj…… ĉu ekzistas aliaj?) Kiel tiuj faktoroj influas la regulan vizitadon al la grupo kaj partoprenon en ĝia agado?
- Kiel personaj kaj seksaj rilatoj influas partoprenon en la grupa agado?
- Ĉu viroj aŭ virinoj kutime havas pli bonan lingvoscion? Kial? Kiu pli parolas dum renkontiĝoj?
- En via loka/regiona grupo, ĉu virino aŭ viro kutime: prezidas? sekretarias? gvidas diskutojn aŭ prelegas? pritraktas eksterajn rilatojn? preparas la programon? prizorgas trinkaĵojn ktp?
- Ĉu troviĝas pli da viroj aŭ da virinoj ĉe la pli alta nivelo de la Esperanto-instruado kaj studado?
ab/ld
KIO KAJ EGALECO? – daŭrigo de p. 2
ve, ĉe la virino. Ankaŭ tio meritas esploron.
SkE do ne celas fariĝi pornografia revuo, nek gvidilo pri la amora arto. Ĝi estas kaj restas revuo pri – sekso kaj egaleco.
Charles Power (Ĉarlz Paŭr), Nederlando
- 5 –
— pàgina 6 —
[BILDO p.6] Desegnaĵo: du manoj — unu tenas la paperon, la alia skribas per plumo sur granda folio kie legiĝas la manskribita vorto «Leteroj».
Mankis spaco en la unua numero de SkE por aperigi ĉiujn reagojn pri la provnumero. Fakte, kelkaj alvenis nur post apero de la sekvanta numero. Jen do kelkaj pliaj komentoj de vi, la legantoj.
Pri la enhavo de la bulteno mi havas kelkajn perpleksojn. Unue: kial «novaĵletero»? Laŭ mi ĝi estas simple revuo, bulteno, gazeto, artikolaro, kion vi volas, sed neniakaze «letero». Due: en sia artikolo Ole Hagemann ne klarigas kial, inter la senfinaj eblecoj, li elektis ĝuste ri kiel la neŭtran triapersonan pronomon. Ni ne forgesu, ke la r estas tute nekonata al kelkaj popoloj kaj malfacile, fuŝe aŭ mise prononcata de multaj aliaj (ekz. angloj, francoj, germanoj). Kial ne bi, di, gi, pi, ti? Sed la problemo postulus multe pli longan kaj kompleksan pritrakton.
Aldo de’ Giorgi (Ĝorĝi), Italujo
Volonte mi volas reagi al la artikolo de Ole Hagemann en numero 0 de SkE. Mi subtenas tute la ideon de Ole enkonduki la novan pronomon ri kiel komunseksan pronomon. Tio estus bona kontribuo al egaleco inter viroj kaj virinoj.
Kion vi opinias pri la uzado de la vorto «fraŭlino» kiel alparoltitolo? Mi neniam legis aŭ aŭdis la vorton «fraŭlo» en ĉi tiu rilato. Kial ni ne ĉesu uzi la vorton «fraŭlino»? Anstataŭ «fraŭlino» oni povas uzi «sinjorino» por ĉiuj virinoj kaj por knabinoj ekde 16 jaroj. 16-jaraj
- 6 –
— pàgina 7 —
knaboj jam estas alparolataj kiel «sinjoro». Homoj pli junaj ol 16-jaraj estas nomataj per siaj baptonomoj.
Sabina van der Hem (fan der Hem), Nederlando
Ni ricevis kaj legis kun intereso la unuan numeron de Sekso kaj Egaleco: ni multe ĝojas ke naskiĝis plia gazeto, kaj deziras al ĝi multe da sukceso.
Nia plej granda espero estas ke via periodaĵo pozitive evoluu sur la linio de serioza komparado de motivoj kaj situacioj, kaj ne perdiĝu en la marĉo de seninteresaj personaj polemikoj, kiel bedaŭrinde tre ofte okazas al generacie engaĝitaj gazetoj.
Paola Mamone, publikirilata respondeculino Literatura Foiro, Italujo
Kun intereso mi tralegis la novaĵleteron n-ro 0 de oktobro 1979. Plaĉas al mi la sincereco de la skribintinoj kaj la variaj temoj tuŝitaj. Tuj mi komencas esplore observadi virinojn kaj virojn dum komunikado.
Mi dubas, ĉu virinoj sufiĉe multnombre regule legos kaj kontribuos al la revuo, ĉar la plejmulto ja eĉ ne scias pri ĝia ekzisto. Ĉu ne estus pli rekomendinde aperigi ĝin kiel suplementon (aldonaĵon) de iu jam vaste konata kaj multnombre legata revuo?
Jen, kion mi ekde jaroj observadas:
La Esperanto-kursoj en nia popola altlernejo estas je 75% frekventataj de virinoj. Nur malmultaj viroj aperas. Tamen, en la volontulaj gvidaj funkcioj poste agadas plejparte ne virinoj sed viroj.
Unu el la diversaj kaŭzoj estas, ke virinoj akceptas funkcion nur tiam, kiam ili sentas sin 100% kapablaj. Ŝajne pro konscienco kaj ambicio. Alia kaŭzo ofte estas la okupiteco en la familio post la 8-hora labortago. Tempo kaj fortoj estas limigitaj. La plej fervoraj kaj kapablaj volontulinoj estas la pli junaj, kiuj ankoraŭ ne havas familion, la pli aĝaj, kies infanoj jam estas plenkreskaj, kaj ĝenerale «senfamiliaj» virinoj. Sed la pli junaj ofte ankaŭ estas «katenitaj» pro profesia kvalifikado.
- 7 –
— pàgina 8 —
Laŭ mia opinio, en GDR, kie egaleco estas leĝe garantiata, superfluas aparta virina sekcio en la Esperanto-movado. Kiam ĉiu tiras la saman ŝnuregon – tiam certe ni atingos la plej bonan sukceson.
Hella Sauerbrey (Hela Zaŭerbraj), GDR
Elkoran dankon pro via novaĵletero, kiu bonorde alvenis kaj estas tre interesa laŭ enhavo. Ĝi pritraktas interesajn problemojn, estas bone prilaborita kaj facile legebla. Kelkaj problemoj menciitaj en la revuo estas ne konataj por ni, sovetaj virinoj, ĉar ni estas tute sendependaj laŭ socia stato kaj ni en multaj vivobranĉoj havas egalajn rajtojn kune kun viroj, sed ni volas pli bone koni problemojn de virinoj en aliaj landoj.
Saulcerīte Neilande, Latva SSR
La virina movado miskomprenas sian problemon. Tio estas mia impreso post legado de la nula numero de Sekso kaj Egaleco. Post la leĝa samrajtigo de la virino diskriminacio al la virino ne plu ekzistas.
Sed ekzistas la problemo de manka memfido, kaj ĝuste en tiu fakto troviĝas la problemo de multaj virinoj. Tion klare montras la diversaj kontribuoj en la nula numero. Nur tiu, kiu klare pretendas siajn rajtojn, povas utiligi ilin. Estas tro facile kulpigi la viraron anstataŭ vidi la proprajn erarojn.
Ni analizu kelkajn kontribuaĵojn! Kial E. Lapenna proponas «Virinan oratoran konkurson» anstataŭ konsideri la kialojn de manka virina kontribuado al la «Oratoraj konkursoj» por gejunuloj? Kial la virinoj sentu sin tiel malkapablaj kompare al viroj, ke ili kaŝu sin honte en iuj virinaj dumkongresaj kunvenoj? Ĉu kulpigi virojn pro la manka kontribuado de virinoj? Jes, facile! Tro facile, ĉar tiel la situacio neniam ŝanĝiĝos. Tie, kie la virinoj montras intereson je kunlaborado, ili kutime estas ja tre bonvenaj kaj laboradas tute sukcese.
Kiom mankas la memfido montras same la letero de Marianne Böckmann. Ĉu estas vira kulpo, ke la virinoj ne ŝegas[?], ĉar ili mem opinias, ke tion la viroj pli bone kapablas?
- 8 –
— pàgina 9 —
Tre ofte mi havas la impreson, ke la tuta diskutado iras al tre malbona direkto. Ĉu la virinoj laboru eksterhejme? «La virinoj» same ne ekzistas kiel «la viroj». Sed ekzistas individuoj, homoj viraj kaj virinaj. Ili ĉiuj havas unu komunan gravan problemon: la problemon kiel plej bone evolui, kiel disvolvi siajn kapablojn, kiel kreskigi sian memfidon. Tiun problemon ni komune solvu, sen ke iu ajn premu nin en novajn rolojn. Ĉiu homo decidu mem pri sia destino. Mi ĉiam estas tre skeptika, se iu alia batalas por mia bono asertante ke ĝi konus kion mi bezonas. Do, ne premu «la virinojn» en novan korseton!
Harald Schicke (Ŝike), FR Germanujo
… mi povas gratuli vin pri Sekso kaj Egaleco, interesa kaj plena de bonaj ideoj. Nur la propono enkonduki ambaŭseksan pronomon ri ŝajnas al mi nekonsilinda; kial ne li-ŝi?
Albert Goodheir (Gudher), Britujo
Bonorde mi ricevis la n-ron 0 de Sekso kaj Egaleco. En akordo kun linioj viaj el la unuapaĝa prezento: «Ili argumentis, ke la virinoj ne devus konsideri sin speciala grupo, sed agi en la kadro de la ordinara socio, senzorge pri sia sekso. Tiu reago venis precipe de virinoj, kiuj mem sukcesis tion fari.» Vi mem, prave, lokis mian propran alportaĵon en tiu kadro.
Ĉi-supre, mi substrekis «devus». Ja, ĉu ĉiuj povas? En tiu demando kuŝas la problemo. Do, ŝajnas ke via revuo povus esti utila al multaj. Kun plezuro mi legos la venontajn numerojn.
Berengère Cheverry (Beranĵer Ŝeveri), Francujo
[BILDO p.9] Manskribitaj vortoj: «ŜANĜU NIAJN MONOLOGOJN EN DIALOGOJN / Ne permesu, ke oni prelegu al vi; reskribu!»
Pli da leteroj sekvas sur p. 19.
— 9 —
— pàgina 10 —
tra la mondo
Pollando
Mi havas korespondanton, esperantiston en Anglujo. Kiam mi skribis la unuan leteron al li, mi priskribis ĉion pri mi mem — interalie, ke mi havas politeknikan instruitecon kaj ke mi laboras en projekta oficejo pri projektado de kablaj retoj kaj elektraj stacioj.
Mia anglo en sia respondo esprimis treegan miron; li eĉ dubis ĉu mi vere estas inĝenierino! Li sendis kun sia letero tondaĵon el angla gazeto. Parto de la tondaĵo estis granda foto. La foto montras la unuan anglinon kiu komencis labori kiel lokomotivistino veturiganta subterajn vagonarojn. Ĵurnalisto en ravaj vortoj priskribis la penon kaj laboregon, kiuj ebligis al ŝi atingi tian respondecan postenon. Mia korespondanto opiniis ĉi tiun eventon grava atingo en la historio de virina egalrajteco. Kompreneble, se pri Anglujo temas!
En ĉi tiu momento mi pensis al certa tago antaŭ dudek kelkaj jaroj, en kiu mi ricevis la politeknikan diplomon. Neniu fotis min. Neniu miris. Mankis gazetara intervjuo. Kune kun mi en mia fakultato ricevis samajn diplomojn 9 junulinoj, kaj, en aliaj lernejoj de Pollando, kelkaj miloj.
Komprenoble, en Pollando ekestis specialaj kondiĉoj post la lasta milito. Tiu terura milito komplete ruinigis nian landon kaj mortigis multe da homoj. Simple por pluvivi, ni
— 10 —
— pàgina 11 —
devis labori kaj kleriĝi. En tiu malfacila tempo, la polino deĵetas la antaŭmilitan modelon «virino ĉe edzo» kaj komencas memstare labori. En tiu etapo la virinoj penas kaŝi sian aliecon, sentemon, delikatecon. La virinoj strebas atingi kvalifikon en viraj fakoj, ili akceptas viran modelon de laboro. Kaj la simbolo de laboranta virino en tiu tempo estis do traktoristino aŭ masonistino.
De tiam ĝis hodiaŭ la polino multe ŝanĝiĝis. Nun ŝi ne plu devas labori kiel traktoristino aŭ masonistino. Komprenoble, ŝi laboras, sed ŝi jam povas elekti laboron laŭ sia deziro, plaĉo, ambicioj. Ŝi povas lerni, studi en ĉiuj mez- kaj altlernejoj laŭ siaj kapabloj. Nuntempa juna polino ne havas alian doton ol la propran kvalifikaron kaj pozicion.
Oni povus opinii, ke maleblas ludi samtempe la tri gravajn rolojn de edzino, patrino kaj laborantino en ŝtata ekonomio. Kompreneble tio ne estas facila. Sed laboranta patrino, kvankam ŝi havas malpli da tempo por sia infano, edukas ĝin pli bone, ĉar ŝi havas pli larĝan horizonton, pli multajn interesojn, pli bonan psikan kontakton kun la infano. Cetere, el la vidpunkto de la infano, pli da aŭtoritato havas patrino, kiu scipovas ne nur lavi, kuiri kaj purigi, sed ankaŭ fake labori tiel same bone kiel la patro.
Krome, laboranta edzino estas ankaŭ pli bona kamarado de sia edzo, kamarado pri kiu oni devas kalkuli. La fake laborantaj virinoj estas pli aktivaj kulture, socie, politike. La virinoj ludas la plej gravan rolon en la formado kaj disvolvo de la kulturo, en la formado de la plej intima medio — la familio.
Malgraŭ ke multe da virinoj fake laboras, malmultaj atingas la estrajn postenojn. Estas nur unu kialo: la pli multaj virinoj rezignas pri atingo de pli altrangaj pozicioj, ĉar ili volus havi pli da tempo por eduki la infanojn, kaj oni supozas, ke tiu ĉi ebleco elekti estas la plej grava por ĉiu homo, precipe por virinoj.
Mi deziras al ĉiuj virinoj en la tuta mondo similan eblecon, eblecon decidi pri la propra vivo kaj pri la maniero vivi ĝin.
Zofia Borowiec, Pollando
— 11 —
— pàgina 12 —
Ankoraŭ kaj..
La unua virina radio en Aŭstralio aŭdiĝis en decembro pasintjare en Brisbane. Elsendis ĝin la programon la Etna Elsenda Asocio de Queensland, kiu ricevis sian licencon kondiĉe ke ĝi donu elsendo-tempon ankaŭ al la malsukcesaj kandidatoj, kiuj inkluzivis Virinan Radion. Virina Radio ankoraŭ klopodas ricevi la propran licencon, sed intertempe ĝi elsendas dufoje semajne po unu horo.
Virina Radio celas prezenti kurantajn publikajn demandojn al hejmrestantaj virinoj, por pliigi la komprenon, kiu mankas al multaj virinoj rilate publikajn aferojn. La prezentantoj esperas ke tiel ili donos al virinoj pli da memfido por diskuti bezonatajn ŝanĝojn.
El la 37 komitatanoj nomitaj de la Landaj Sekcioj de TEJO, 13 estas virinoj — do iom pli ol 35% de la tuto. La sekretario de TEJO kun fiero raportas tiun konstaton kaj komentas, ke okazas evoluo en la ĝusta direkto. Ŝajne li pravas, ĉar el la 70 komitatanoj de UEA, nur 13, aŭ 18,6%, estas virinoj.
Ekde decembro 1979 aperas en Sovetunio feminisma periodaĵo kun la titolo Almanako, por virinoj kaj de virinoj. Ĝia redakta kolektivo en Leningrad emfazas en sia ĉefartikolo, ke necesas en Sovetunio virina liberigo, kiu baziĝas sur la tiurilataj atingoj de la Oktobra Revolucio de 1917, kaj kiu rilatas al la nuntempa monda situacio. La kolektivo rigardas kiel unu ĉefan problemon la faktron ke «la valorsistemo de la socio restas vira» — ke oni taksas la virinojn laŭ tio, kiom ili similas al la viroj.
La artikoloj de individuaj kontribuintinoj havas sufiĉe personan aspekton tiel laŭ formo kiel laŭ enhavo. Laŭ formo, ĉiu artikolo estas akompanata de foto de la aŭtoro kaj tajpita per malsama tajpilo. Enhave, oni diskutas jen la alkoholismon, je la labordividon, jen eĉ ies novan fidon al la Sankta Virgulino Maria.
Kiel ĉe alilandaj feminismaj revuoj, la periodaĵo celas ebligi pli intiman kontakton inter aŭtoroj kaj legantoj. Aliflanke diference de okcidentaj revuoj pri tiaj temoj, oni ne diskutas seksajn rolojn aŭ konsideras arangojn ne bazitajn sur la familio.
La sciencfikcio estas literatura ĝenro kie, en pli fruaj jaroj, viroj verkis por viroj — eĉ pli grandproporcie ol en la literaturo ĝenerale. Unu elstara verkistino, Catherine L. Moore, dum jaroj aperis nur kiel «C.L. Moore» por kaŝi sian sekson. La populara magazino Playboy eĉ en 1969, aperigante novelon de Ursula K. LeGuin, insiste uzis la formon «U.K. LeGuin».
Tio draste ŝanĝiĝis dum la lasta jardeko. Meze de la sepdekaj
— 12 —
— pàgina 13 —
jaroj, la konata sciencfikcia verkisto Theodore Sturgeon rimarkis en prelego, ke la plej interesaj novaj verkistoj en la ĝenro ŝajne ĉiuj estas virinoj, kun escepto de James Tiptree, Jr. Kelkajn monatojn poste, «Tiptree» montriĝis pseŭdonimo de d-ino Alice Sheldon.
En 1979, el la kvin titoloj proponitaj kiel plej bona romano por la premio «Hugo», kiun voĉdonas aliĝintoj al la Monda Sciencfikcia Kongreso, kvar estis de virinoj, inkluzive de la gajninto, Songoserpento de Vonda N. McIntire. Tiu sama romano gajnis ankaŭ la premion «Nebula» de la asocio Sciencfikciaj Verkistoj de Ameriko, kiu aljuĝis duan lokon al La paliĝinta suno: Kesrit, kies aŭtorino estis C.J. Cherryh.
En pluraj lastaj numeroj de la revuo Budapeŝta Informilo aperis anonco pri «interesa laboro» en iu fabriko de medikamentoj. Ekzistas tie eblecoj por profesia lernado de fakoj: laŭ la anonco «Knaboj povas anonci sin metilernanto pri fakoj medikament—fabrikista (kemiista), serurista, veldista, elektrista, tornista, tubomuntista. Knabinojn ni akceptas pri fako medikament—fabrikista (kemiista).»
Supozeble tiu fabriko ne havas tre altan proporcion da virinaj laborantoj. Surprize, ĝuste unu oni elektis por aperigo en la bildo.
En la danlanda balotado la 23an de oktobro 1979 la kandidatinoj ricevis meznombre 1723 prefervoĉojn, superante la meznombron 1272 por virkandidatoj. Tamen, en la dana parlamento estas 549 viroj kontraŭ nur 238 virinoj. Kial tio okazas? La balotantoj evidente mem favoras virinojn. Precipe du faktoroj malhelpas sukceson de virinoj ĉe la balotado. Unue, estas multe da voĉdon—kvartaloj, kie ne ĉiu partio kandidatigas virinojn. Due, la sistemo donas preferon al la kandidatoj en la komenco de la kandidat—listo, kiuj ĝenerale estas viroj. Proponon de Dana Virina Asocio pri reformo en la sistemo forigus tiujn mankojn.
Laŭ la usona inisma revuo Ms., enketo pri la gustoj de japanaj viroj montris, ke por ili la plej alloga trajto de virino estas la voĉo. Japanaj virinoj laŭkutime parolas unu oktavon pli alte ol viroj kaj uzas inajn vortformojn. Per sekretaj sursonbendigoj de iernejaninoj[?], tamen, oni konstatas ĉiam pli oftan uzon de la pli aŭtoritataj viraj vorto— kaj demandoformoj.
Informojn por ĉi tiu rubriko provizis: Winsome Greenhalgh, Aŭstral.; Thomas Bormann (Tomas Borman), FRG; Charles Power (Ĉarlz Paŭr), Ned.; Werner Bormann (Verner Borman), FRG.
[BILDO p.13] Malhela presaĵo kun grandaj literoj, parte nelegebla, kiu ŝajnas teksti «malantaŭen» [?] — verŝajne titolbildo aŭ emblemo.
— 13 —
— pàgina 14 —
Kion faras NIA JARDEKO?
Ni nun troviĝas ĉe la meza punkto de la UN—Jardeko por Virinoj, anoncita dum la Internacia Jaro de la Virino en 1975. Kion la virinoj atingis dum tiuj 5 jaroj? Ĉu entute ilia pozicio pliboniĝis? Aŭ ĉu fakte la proklamado de tiu jardeko estis nur retorika ekzerco, sen iu ajn rilato al la efektiva situacio?
Por studi la konkretajn atingaĵojn de la unua duono de la UN—Jardeko por Virinoj, 1976—1985, kaj por plani programon de specifa agado por la venontaj 5 jaroj, renkontiĝos en Kopenhago la Universala Konferenco pri la Jardeko, je la 14a — 30a de julio ĉi—jare. Partoprenos la Konferencon reprezentantoj de registaroj, instancoj de UN, inter-regis-
PRI EVOLULANDOJ, EKZEMPLE?
KION SIGNIFAS modernigo de la vivnivelo en la evoluantaj landoj de Azio, Afriko kaj Latin—Ameriko? — Komprenble, forigon de nekonvenaj aranĝoj, de malriĉeco, de problemoj nutraj kaj higienaj.
SED ĈU oni memoras, ke 50% el la loĝantoj estas virinoj? — Bedaŭrinde, fakuloj pri evoluigo supozas, ke nur viroj, kiel «famili—estroj», ricevu evolu—avantaĝojn: monon, laboron, krediton ktp.
ĈU VERE estroj de familioj ĉiam estas viroj? — Ne! En Kenjo triono de la kamparaj familioj havis virinan estron en 1969; estis eĉ pli alta proporcio en Lesoto.
KIEL FUNKCIAS evolu—planoj bazitaj sur la antaŭjuĝo ke nur viroj estras familiojn? — Katastrofe! Familioj foje estas transplantitaj en mediojn, kie la virinoj ne povas fari sian tradician laboron. Rezulte, la virino fariĝas servisto de la edzo, kiu sola ricevas pagon (eĉ pro ŝia laboro!)
ĈU OKAZOS pli racia planado, preter maltrafaj antaŭjuĝoj?
— 14 —
— pàgina 15 —
taraj kaj ne—registaraj organizaĵoj. Al tiu lasta kategorio apartenas UEA, kiu estos reprezentata de Eliza Kehlet, antaŭa membro de la Komisiono pri Virina Agado.
La Konferenco ekzamenos la efektivan progreson kaj la renkontitajn obstaklojn rilate plenumon de la Universala Agadplano akceptita en 1975. Ĝi ankaŭ projektos agadplanon por la venontaj kvin jaroj, kiu specife emfazos la kampojn de laboro, sano kaj edukado. Fine, ĝi studos la efikon de apartismo (apartheid) sur virinojn en suda Afriko, kaj proponos rimedojn por helpi ilin.
Jam okazis serio da pretigaj regionaj kunvenoj, por ekzameni la problemojn de virinoj en ĉiuj partoj de la mondo kaj por proponi programojn por la dua duono de la Jardeko.
[BILDO p.15] Tre kontrasta, parte forbrulinta foto de virina vizaĝo; sube la subskribo «Lucille Mair».
Ĝenerala Sekretario de la Konferenco estas Lucille Mair el Jamaiko, kiu antaŭe estis jamaika ambasadoro al Kubo kaj reprezentis sian landon ĉe multaj UN—konferencoj, inkluzive la Universalan Konferencon de la Internacia Jaro de la Virino, kiu okazis en Meksiko en 1975. Unu el ŝiaj taskoj kiel Ĝenerala Sekretario estas starigi sekretariaton por prepari por la Konferenco.
— 15 —
— pàgina 16 —
POR LA KONFERENCO EN DANLANDO:
Aŭstralio pretiĝas
Intereso leviĝas en virinaj grupoj en Aŭstralio pri la Provplano por Agado eldonita de la Virina Konsilantaro, organizaĵo starigita de la Federala Registaro por prezenti la vidpunkton de virinoj.
Pretige por la Universala Konferenco 1980 por virinoj, virinaj grupoj kunvenas por diskuti la Aŭstralian Provplanon, por ke la ideoj prezentotaj en Danlando de nia delegacio konformu al la opinioj de larĝa spektro da virinoj.
La Provplano estas priskribo de principoj kaj celoj por atingi egalajn viveblecon kaj rangon por virinoj kaj la forigon de diskriminacio kontraŭ ili. Ĝi direktiĝas ne nur al registaroj. Krome, privatajn instancojn, komunumojn, organizaĵojn, sindikatojn kaj komercajn entreprenojn ĝi instigas atenti la demandojn, kiuj gravas al virinoj kaj al la socio. Tiuj demandoj postulas agadon por levi la rangon de virinoj kaj starigi pli justan kaj racian socion por ĉiuj. En la Provplano troviĝas rubrikoj pri komunikado inter virinoj, atencoj kontraŭ ili, komunikiloj (gazetoj, radio ktp), virina partopreno en la farado de gravaj decidoj, edukado kaj klerigo, laboro, la familio, prizorgo de la hejmo, sano, handikaphavaj virinoj, sociala bonfarto, kamparaj indiĝenaj kaj enmigrintaj virinoj, aliro al financo, internaciaj aferoj, kaj scienca esplorado.
Multaj aŭstralianinoj kontente vivas kvazaŭ ornamaĵo al la oficoj de sia edzo, kaj neniam pripensas la pozicion de virinoj en la socio. Nur kiam ili vidviniĝas, aliĝas al la laboristaro aŭ vidas siajn filinojn ekspluatataj aŭ endanĝerigataj, ili konsciiĝas pri la malavantaĝoj de virinoj. Oni esperu ke la nuntempa aktiveco levos la konscion de niaj virinoj tiel ke ili kuniĝos kun alilandaj fratinoj por havigi egalecon, sekurecon kontraŭ perforto, kaj liberecon elekti la propran vivstilon, al ĉiuj virinoj ĉie.
Grace Kirkwood (Grejs Kerkŭud)
— 16 —
— pàgina 17 —
VIRINAJ AFEROJ, ĈU JAM FORGESITAJ?
En la lasta numero de SkE, Märtha Andréasson aludis al «internacia intervjuo» entreprenita de ŝia klubo en Kungälv, Svedujo. Jen ŝi plu klarigas:
Antaŭ kelkaj jaroj, en la fino de la Virina Jaro, nia klubo faris intervjuon mondskalan pri kiel statas la situacio de la virinoj en diversaj landoj. Samtempe ni helpis distribui monden la esperantigitan broŝuron de SIDA (la sveda ŝtata instanco por evoluhelpo) pri la sveda komitato por seksa egalrajteco.
Ni elsendis ĉ. 200 enketilojn al pli ol 70 landoj. Bedaŭrinde nur malgranda parto revenis, ĉ. 30 el 14 landoj. Tamen la respondoj, kiuj revenis, estis interesa legaĵo kaj ni dankas ĉiujn kunlaborantojn. Estis respondoj el Hinda Unio, Argentino, Venezuelo, Nov-Zelando, Usono kaj Israelo ekster Eŭropo kaj la ceteraj el nia propra kontinento. Do, ni povas diri, ke ni estas kontentaj pri la kvalito de la respondoj sed ne pri la kvanto.
Oni konstatas, ke la situacio por la virinoj ĉie pliboniĝis (almenaŭ en tiuj landoj de kie venis respondoj) sed ankaŭ, ke ĝi ne estas kontentiga. Tial necesas daŭre atentigi pri la afero. Ni ne silentu nur ĉar finiĝis la Virina Jaro. La batalon por la virinaj rajtoj ni virinoj mem devas gvidi kaj ni povos helpi kaj apogi unu la alian. Multo restas farenda.
Nun kelkaj voĉoj el nia enketmaterialo:
Venezuelo: (respondas 58-jara vira kuracisto) … Grandaj diferencoj ekzistas inter diversaj sociaj tavoloj. En la supera socio la situacio por la virino estas bona, malgraŭ ke nia puna kodo estas antikvega.
— 17 —
— pàgina 18 —
Ekz. oni ĝuste nun provas ŝanĝi la leĝon pri la uxorcidio (mortigo de la edzino) kiu, en okazo de adulto, restas sen puno. Kontraŭ tio la mortigo de la edzo pro la sama kialo estas konsiderata kiel ordinara murdo. … En la meza tavolo la virino estas konsiderata ĝenerale egalrajta … sed en la malalta socia tavolo, aparte en la kamparaj regionoj, ekzistas multaj forlasitaj virinoj…
Israelo: (respondas virino, aĝo nekonata) … Fakte, la pozicio de virino spegulas la kulturan kaj civilizacian nivelon de tiu ŝtato, en kiu ŝi vivas. Israelo, kiel demokratia lando, memkomprenble traktas dece ankaŭ la virinon … Rilate la senditan faldfolion eldonitan de SIDA, mi absolute protestas kaj malkonsentas la ofendan prezenton de la virino … Sur kiu bazo oni konstatas ke: «Virinoj estas daŭre subprematoj ĉie en la mondo»? Ĉu tio veras? Krom en Afriko kaj kelkaj islamaj landoj, la virinoj ĝuas la liberecon. Kiacele ni devas tiel humiliĝi, des pli ke la realo estas tute alia? … La virino estas fizike kaj spirite pli forta, reganto nerekte kaj zorgante pri ĉiuj bazaj necesaĵoj de la viro …
Hinda Unio: (respondas mezaĝa dommastrino, kiu ankaŭ estas instruistino pri Esperanto kaj dancarto) … Ekde kiam Hinda Unio liberiĝis de la brita regado, nia registaro klopodegas liberigi virinojn de aĉaj kutimoj, per kiuj ili estas subprematoj. Nia registaro forigis la doton, devigas ĉiujn doni saman pagon por sama laboro, ĉu temas pri viro ĉu pri virino. Malgraŭ la leĝoj, bedaŭrinde nia socio ankoraŭ ne estas progresinta. Eĉ nun, la patro de fraŭlino elektas edzon por ŝi. Li komparas la horoskopojn de la gejunuloj kaj elektas laŭ tio… La novedzino estas superregata de siaj boparencoj, ŝi ne havas voĉon en la familiaj aferoj … La menso de multaj viroj ne estas liberala. Ili opinias, ke la edzino ne povas gajni eĉ moneron, krom eble per prostituo … Malgraŭ la ĝenerala tipo de viroj priskribita ĉi tie, ni trovas en Hinda Unio la plej bonajn sinjorojn de la mondo …
En tiu eta raporto eblas doni nur fragmentojn de la respondoj. Se vi interesiĝas ricevi la tuton, kiu konsistas el 19 A4-formataj paĝoj, vi povas sendi 5 sved. kronojn (aŭ 3 irk.) al poŝtĉeka konto 719350-1 Kungälvs Esperantoklubb, c/o I. Öhwall, S-425 34 Hisings Kärra, Svedujo. Skribu vian
— 18 —
— pàgina 19 —
mendon rekte sur la ĝirilon. Se vi anstataŭe pagas per internaciaj respondkuponoj, vi povas mendi de Kungälvs Esperantoklubb, c/o Märtha Andréasson, 2265 Tolsered, S-425 90 Hisings Kärra. La raporto ekzistas en la sveda kaj Esperanto.
Ni volonte akceptos pliajn kontribuojn al nia enketo. La demando neniam malaktualiĝos. Enketilojn vi ankaŭ povos ricevi de la supra adreso.
Märtha Andréasson, Svedujo
Pli da leteroj
Se vi havas bonan kunlaborantinon en Belgio, petu ŝin informiĝi pri la agado de la «liberiĝintaj balailoj». Ne ridu! Estas tute serioza afero kaj laŭ mia opinio sufiĉe unika. Temas pri 80 purigistinoj kiuj estis dungitaj de puriga entrepreno universitata. Senaverte la ĉefo decidis kvazaŭ subdungi ilin al kolega entrepreno en alia loko. La inoj estus havintaj multe pli malbonajn laborkondiĉojn, ĉar la veturigadon tien per buso la nova ĉefo ne volis pagi. La inoj tuj decidis striki kaj dum du semajnoj nur diskutis pri la nova situacio. La rezulto estis unuanima opinio, ke ili tute ne bezonas ĉefon, kaj tuj ili iris al la ĝisnuna por maldungi lin. Ili proponis daŭrigi la laboron al la universitato, kiu post komenca hezito akceptis. Mankis en la komenco la elektraj laboriloj, kiuj apartenis al la entreprenisto, sed post kelkaj monatoj ili povis aĉeti proprajn. Ĉiuj inoj ankoraŭ ricevas la saman salajron. La gvidantinojn oni elektas ĉiujare. La aranĝo daŭras nun jam pli ol 4 jarojn kaj bone funkcias. 6 viroj kunlaboras tie kiel fenestro-purigistoj. Ili perlaboras iom pli, ĉar ilia laboro estas aparte malfacila.
Mi aŭdis radian elsendon pri tiu sukcesa provo emancipiĝi de tute ordinaraj virinoj. Eble vi povas eksci pli, precipe la nomon de la loko.
Margret Brandenburg, FR Germanujo
— 19 —
— pàgina 20 —
● Volonte ni ricevus pliajn informojn pri la «liberiĝintaj balailoj». Ĉu iu leganto povas helpi? ●
En sia letero en Sekso kaj Egaleco n-ro 1/80 sur paĝo 6, Paul Boden el GDR raportas, ke «egalrajteco por virinoj ne plu estas temo por diskuto» en GDR. Tio estas ege bedaŭrinda fakto, ĉar la stato de egalrajteco por virinoj en GDR tre similas tiun en okcidentaj landoj. Ekzemple:
Ankaŭ en familioj en GDR, la kuirejo estas la laborejo ĉefe de edzinoj kaj filinoj. Okazas malofte ankaŭ en GDR, ke edzo aŭ filo leviĝas el la fotelo por ne nur helpi, sed kunlabori en la dommastrumado.
En gazetaj ŝercoj inoj estas – simile kiel en FRG – montrataj kiel stultaj nememstaraj ĝenulinoj. Subtenantoj de egalrajteco ne povus ridi pri tia evidenta diskriminacio – do la GDR-konscio ankoraŭ ne enradikigis egalrajtecon.
Kvankam laboras pli multe da inoj en socialismaj landoj, tamen ĉiuj ŝtatestroj kaj preskaŭ ĉiuj politikaj kaj ekonomiaj funkciuloj en GDR estas viroj.
Tiuj tri faktoj jam sufiĉas por konsili al la homoj en GDR tamen ankoraŭ diskuti pri egalrajteco por virinoj.
Thomas Bormann (Tomas Borman), FR Germanujo
Ni bezonas paroli pli multe pri sekso kaj egaleco! Tio estas certa! Mi mem spertis seksan diskriminacion kiam mi serĉis laboron. Mi havas «viran» fakon (mi estas inĝeniero pri konstruarto), kaj viroj ne tro ŝatas havi konkurencon! Krome mi havas du malgrandajn infanetojn kaj estas eksedzino. Sufiĉas! Tiel multe da malavantaĝoj ĉe unu persono! Virino! Fe! Patrino! Fe! Kaj krom ĉio, eksterlandanino …
Mi deziras al vi fruktodonan laboron pri la periodaĵo. Ĝi estas bezonata!
Mira Wiechowska, Svedujo
Virseksa pronomo. Dum la Jaro de la Virino, mi decidis, ke estontece mi uzos «in» nur kiam vere gravas indiki la
— 20 —
— pàgina 21 —
sekson, simile pri «ge». Ekzemple, mi estas «bultenisto» de mia federacio, ne plu «bultenistino». Junulo atentigis min, ke devus esti vira sufikso egala al la «in», kaj post kelkjara pripensado, mi daŭre opinias, ke li pravis, kaj mi proponis «ur». (Ekz: Junulinoj pli ĝuas danci ol junuloj. La knaboj bezonas gvidanturon.) Tio ja similas al la franca «eur» kaj angla «er» kaj «or», kies prononcoj cetere similas al la «ur». Jen mia donaco al la viroj, kiuj logike batalas kontraŭ diskriminacio koncerne virojn.
Egalaj flegistoj. En Britio ĉiuj okupoj estas laŭleĝe malfermaj al homoj de ambaŭ seksoj, je sama salajro por egala laboro. Estas vere, ke malpli da virinoj ol viroj atingas la suprajn postenojn, sed tiu situacio esperebla grade plibonigos. Nun unu flegisto el ok estas vira, kaj oni ŝanĝis la anglalingvajn nomojn por flegistoj je la diversaj niveloj en la profesio, tiel ke ili nun taŭgas por ambaŭ seksoj egale. Pli kaj pli viroj kaj virinoj ne plu estas rigide apartigitaj en britaj hospitaloj, kaj flegistinoj aprobas kiam forta flegisto (aŭ «flegisturo») povas helpi je levado de peza paciento. Ekspacientino en radio-programo pri tiu temo atestis, kiel tre simpatia «flegisturo» helpis ŝin rapide resaniĝi. Alivorte, la intermiksiĝo de la seksoj en la hospitaloj faras pli kompletan kaj fruktodonan socion. Jen interesa ekzemplo, kiel la leĝo kontraŭ seksa diskriminacio en Britio helpas en la starigo de pli justa socio.
Sybil V. Sly (Sibil V. Slaj), Brituјo
Kontraŭ [nelegebla] a
lingvo-uzo
Werner Bormann (Verner Borman)
Por la Universala Kongreso de UEA en Ateno 1976 mi estis komisiita fari la festprelegon. Mia temo estis la enmetado de Greklando kaj de ĝia lingvo en la jam ekzistantan
— 21 —
— pàgina 22 —
strukturon de la Komuna Merkato, sen diskriminacio. Substrekante la neceson de egaleco mi alvenis ĉe frazo de mia manuskripto, en kiu pronomo por la ĝenerala homnocio «lingva neŭtralisto» estis bezonata. Laŭ la kutimoj de multaj eŭropaj lingvoj tio devus esti «li». Sed verkante pri temo ligita al samrajteco, enprofundiĝinte en la etoson de egaleco (kaj iel sub la memoroj de la ĵus finiĝinta UN-jaro de la virino) mi sentis la neadekvatecon de tiu identigo: homo ĝenerale = li.
Meditante pri sendiskriminacia eliro mi konsultis Plenan Ilustritan Vortaron kaj tie trovis, ke ĝi uziĝas tute korekte kiel triapersona pronomo, se temas pri «estulo, kies sekson oni ne bezonas precizigi». Tio estas sama klarigo kiel tiu de Zamenhof mem en liaj Lingvaj Respondoj (n-ro 91: «Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon ‘ĝi’ … , kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava…»). Do en la teksto de mia festprelego mi uzis tiuloke ĝi. En la aŭtuno de la sama jaro mi verkis la antaŭparolon por la jarlibro 1977, kaj en ĝi mi uzis nur la pronomon ĝi, kiam temis pri homo. La legantoj de tiu ĉi artikoleto bonvolu relegi tiun tekston.
Post la pretigo de mia festprelego mi eksciis, ke prof. Jonathan Pool en sia ISU-prelego dum la sama Universala Kongreso uzis kiel senseksan pronomon de la tria persono en singularo zi. En decembro 1976 Ole Hagemann proponis en la dana Esperanto-revuo Eŏo la formon ri. Kiam mi diskutis kun kolegoj la problemon, iu diris, ke li por ambaŭ seksoj iĝis tiel kutima, ke ĝi konservu tiun funkcion kaj ke por virseksa pronomo iu nova vorteto estu enkondukita. Prezentiĝis do kiel senseksaj pronomoj 1) ĝi, 2) zi, 3) ri kaj 4) li.
La tuta demando reakiris gravecon, kiam la nova statuto de UEA venis en sian finan stadion. Laŭ la malnova statuto de UEA el la jaro 1947 prezidanto estas «li» same kiel ĝenerala sekretario – kaj eĉ delegito montras ĝeneralan virsekson. Diskutoj en la Komitato pri la lingvaĵo de la statutprojekto evidentigis, ke eĉ la Zamenhofe pravigita ĝi ne estus akceptebla, i.a. ĉar la sento estis forta, ke la uzo de li por funkciulo komprenebla virseksa kaj esceptokaze tamen ankaŭ ina estas io tute natura. La minimumo
— 22 —
— pàgina 23 —
atingebla estis la propono, ke la redakta komisiono pri la nova statuto evitu «pronomojn limigitajn al unu sekso». Kiam la Komitato voĉdonis pri sendiskriminacia lingvaĵo en la statuto, por tio estis 31 komitatanoj, 7 estis kontraŭ kaj 8 sindetenis. Lerte la redakta komisiono poste ĉirkaŭiris la pronoman problemon per preskaŭ kompleta ellaso de pronomoj kun ripetoj de la koncernaj substantivoj. La legantoj de tiu ĉi artikoleto bonvolu mem legi la tekston de la nova statuto de UEA.
Eduki la homojn al sendiskriminacia lingvouzo evidente estas terure malfacila tasko. Feliĉe ni traktas tion inter esperantistoj, kiuj jam estas konsciaj pri la ekzisto de diskriminacioj pro la lingva demando, kiu ŝarĝas ilin. Kiam iuj nun strebas forigi la seksisman lingvouzon, ili faru tion decide, sed sen krei per tio plian problemon. La uzo de ĝi estas Zamenhofa kaj aprobita de PIV. Nova vorteto por senseksa triapersona pronomo estus nur neologismo, kaj la esperantistoj estas plene rajtigitaj tiujn enkonduki en kazo de bezono, sen tuŝi la Fundamenton per tio. Sed pro la premo de la kutimoj la enkonduko de nova pronomo estas apenaŭ ebla, dum Zamenhofa apliko de ekzistanta pronomo estus iomete pli facile altrudebla al la esperantistoj. Duoble ŝarĝi unu pronomon, ĝi, per du sencoj estus ĝene kaj povus rezultigi ambiguon. Sed tiu ioma komplikaĵo devas postrangi al la neceso enkonduki rapide akcepteblan triapersonan pronomuzon.
La seksisma pronomo ne estas io izolita. Paralela problemo estas la kutimo de la esperantistoj ĝenerale preskaŭ ĉiam diferencigi inter viroj kaj virinoj per senĉesa uzo de la sufikso –ino, tiel substrekante, ke la sama radiko, sed sen la sufikso –ino, signas nur viron. Nur pro tio oni komprenas, aŭdinte la vorton «prezidanto», ke temas ja pri viro, kun virinoj en tiu pozicio kiel escepto. La nuna lingvouzo estas kontraŭfundamenta! La legantoj bonvolu mem relegi en la Fundamento la signifojn de la sufiksoj kaj de la gramatikaj finaĵoj. Ili ĉiuj estas sensekse difinitaj, ekz. per «persono kiu …» Ofte oni aŭdas, ĉefe inter junuloj, la uzon de la sufikso –ulo por viroj. Tio estas la sama arogantceo[?] kiel uzi la vorton «homo» kaj celi nur virojn. Estas ja gaje konstrui la vortoparon «ulo kaj ino» (ambaŭ nur sufiksoj), sed tiu lingvouzo estas seksisma kaj
— 23 —
— pàgina 24 —
kontraŭfundamenta. Ulo, ano, isto, anto, ato – ĉiuj esprimoj estas principe senseksaj, kaj se ni subkomprenas, ke temu pri viroj, ni sekvas nur la malbonan kutimon de naciaj lingvoj. John Wells traktis tiun aferon en sia libro Lingvistikaj aspektoj de Esperanto («Mondrigardo», p. 67).
Kio momente estas farebla? Mi listigas miajn konkludojn laŭ ilia akceptebio[?] en normalaj konversacioj aŭ en prelegoj:
- kiam la distingo inter viro kaj virino ne estas nepre necesa, mi ne aplikas distingan vorton aŭ sufikson,
- por eviti la ambaŭseksan uzon de li, mi ĉiam en tiuj kazoj diras «li aŭ ŝi», kvazaŭ nova pronomo liaŭŝi,
- kiam mi kuraĝas al nekutima lingvouzo, mi aplikas ĝi aludante al homoj ĝenerale,
- mi kontraŭbatalas seksisman lingvouzon ĉe aliaj, tamen rezignante pri altrudo de iu el la proponitaj formoj (kiel okazis en la nova statuto),
- kun atento mi sekvas la diskuton pri la pronoma demando kaj kontribuas al ĝi; se iam estus pli vaste akceptata propono, mi subtenus ĝin,
- iam la seksismo ĝenerale en Esperanto devus esti plene venkita, supozeble per elimino de la sufikso –ino (ni ankaŭ ne havas sufikson uzotan kiam la priskribita ulo estas negro!) aŭ per paralela apudmeto de sameca sufikso por la vira sekso – tiam ĉiuj personnocioj fariĝus tiel senseksaj kiel la vorto «pasaĝero».
Mi kredas, ke la vojo estas longa, ĝis kiam la seksismo malaperos el Esperanto. Sed feliĉe tio eblas en la inventaĵo de Zamenhof! En multaj naciaj lingvoj la sendiskriminacia lingvouzo estas simple neebla, ĉefe kiam ili havas genrojn. Kvankam en sia Proverbaro Zamenhof desegnis vere teruran bildon pri virinoj (tipa pensmaniero por la pasinta jarcento), li donis al ni lingvon, kiun ni per niaj kutimoj prenitaj el niaj naciaj lingvoj faris seksisma, sed en kiu ne troviĝas de si mem tiu diskriminacio kontraŭ la virinoj. Ni povas uzi Esperanton neseksisme kaj tamen resti plene sur la bazo de la Fundamento. Kaj tion ni faru!
Núm. 3, juliol de 1980
8 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 3, juliol de 1980.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Numero 3 — Julio 1980
[BILDO p.1] Kapo de la japana versio de la provnumero: grandaj japanaj ideogramoj 性と平等 («sekso kaj egaleco») presitaj nigre sur verda fono, sub la titolo «Sekso kaj Egaleco».
Ni havas du surprizojn por vi en ĉi tiu numero de SkE. La unuan vi verŝajne jam rimarkis — efektive vi eble supozis, ke vi iel ricevis la malĝustan revuon. Sed ne; ni simple decidis montri al vi la kapon de la japana versio de nia provnumero. Kiel vi povas mem juĝi, ilia eldono aspektas tre bele, eĉ, ni devas konfesi, pli bele ol la originalo.
La japanlingva SkE, kiel ni klarigis en nia lasta numero, konsistos el tradukoj el la Esperanta versio kun raportoj pri la reagoj de japanaj legantoj. La provnumero, kiu estis presita en majo en 500 ekzempleroj, estis sendita al japanaj gazetoj en kaj ekster la Esperanto-movado, kaj al individuoj, kiuj okupiĝas aŭ interesiĝas pri virinaj problemoj.
Unu gazeto de la japana virina movado jam aperigis informon pri la japana SkE. Krome, ĵurnalisto el la novaĵ-agentejo Kjodo verkis artikolon pri ĝi, kiu aperis en kelkaj lokaj ĵurnaloj.
La alia surprizo temas pri la nekutima formo de ĉi tiu numero. Oni povus diri, ke ĝi similas al tre magra elefanto, kiu svingas enorman voston. Klarigo estas, ke ni uzis la tutajn tempon kaj energion por produkti la suplementon pri diskriminacio, kiu iras kune. Ni esperas, ke ankaŭ tiuj legantoj, kiuj ne povos ĉeesti nian seminarion pri la kongresa temo, tamen ricevos la impreson, ke tiel ili povos partopreni la diskuton kun ni.
Anna Brennan
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Redaktoro
Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando
Kunlaborantoj
Audrey C.E. Childs-Mee Probal Daŝgupto Loes Demmendaal Lembe Laanest Charles Power Dermod Quirke Louis F. v. Wunsch-Rolshoven
Jarabono (4 numeroj)
8,00 gld. aŭ 10 irk.
Sendu internaciajn respondkuponojn rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4412211.
Limdato por la venonta numero: 15a de septembro.
Perantoj
Internacia (Prezo: 10,50 gld.) Universala Esperanto-Asocio Nieuwe Binnenweg 176 3015 BJ Rotterdam Nederlando. Poŝtĉekkonto n-ro 37 89 64 (UEA); Banko: Mees & Hope, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto n-ro 25.52.89.804).
Brita (Prezo: £2,50) Dermod Quirke 18 Trouville Road London SW4 8QL. Ĝirkonto n-ro 12 463 0006.
Itala Alessandro Panerai Via Pistoiese N457 I-50010 Campi-Bisenzio (Fi).
Japana (Prezo: 1200 enoj) Hukunaga Makiko Nerima-ku, Kamisyakuzii 1-739 Midori-sō 2-1 Tokio, 177. Ĝirkonto n-ro Tokio 0-99911.
Norvega (Prezo: 21 norv. kr.) Margrete Landmark Buerstad N-3135 Torød. Poŝtĉekkonto n-ro 5 73 61 29.
Usona (Prezo: $4,25) Charles Power Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando. (Pago per ordinara enlanda usona ĉeko al la nomo Charles Power.)
– 2 –
— pàgina 3 —
DISKRIMINACIO
Kun ĉi tiu artikolo, Anne Amblès sendis la du numerojn de la bulteno de Centro de Esperanto Sabadell en kiuj aperis ŝia kritiko pri la premio «Klara Silbernik» kaj la komentoj pri ĝi de legantoj. Kelkaj el la komentoj estis sufiĉe akraj, eĉ ofendaj. Ni proponas, ke apogantoj de la vidpunkto de Anne skribu rekte al la redaktoro de Sabadell Esperantista, Apartat 407, Sabadell, Katalunujo, Hispanujo. ■
Responde al la demandoj pri diskriminacio kontraŭ virinoj en la Esperanto-movado: «Ĉu ĝi ekzistas? kiujn trajtojn ĝi havas?» (SkE 2/1980, p. 4-5), mi ĉi tie informas pri unu ekzemplo: la premio Klara Silbernik en Hispanio. La premion iniciatis Hispana Esperanto-Muzeo, kunlabore kun Centro de Esperanto Sabadell, en 1975. Ĉiujare oni aljuĝas ĝin dum la Kataluna Renkontiĝo, fine de septembro, laŭ la jena kriterio:
«… Oni celas premii la edzinon de esperantisto, kiu plej abnegacie helpis sian edzon en lia agado por Esperanto…»
Tiu frazo eble ŝokas vin, kiel min kiam mi aŭdis ĝin, okaze ĝuste de la 1979-a aljuĝo de la premio kaj medalo.
Mi tie sidis kun katalunaj gejunuloj, kiuj same kiel mi ne ŝatis tiun diskriminacian premion, ĉar
- temas nepre pri edzino aŭ vidvino, ne pri amikino aŭ kunulino;
- temas pri unudirekta helpo, do ne pri reciproka rilato;
- ĉefe, temas pri ino kiu abnegacie helpas, alivorte, kiu laboras en ombro por vira gloro.
Tio por mi klare signifas suban pozicion por virino. Ni ne esprimis nian malkonsenton dum la aljuĝo por ne kaŭzi skandalon, des pli ke ĝi okazis dum la jarbankedo, kaj sekve en gaja etoso.
Skandalon mi tamen kaŭzis poste: oni petis de mi artikolon pri la Kataluna Renkontiĝo por la bulteno de la Centro de
Daŭrigo sur p. 6
– 3 –
— pàgina 4 —
Antaŭen kaj… [?]
[BILDO p.4] Nigra-blanka portreta foto de virino kun mallongaj haroj — s-ino Vigdis Finnbogadóttir, prezidento de Islando.
VIRINA prezidento en Islando.
Per malgranda plimulto fariĝis prezidento de Islando s-ino Vigdis Finnbogadottir. La nova prezidento estas la unua virina ŝtatestro kiu elektiĝis per rektaj popolaj voĉdonoj en Eŭropo. Ŝi studis literaturon en Parizo kaj Grenoblo kaj faris teatran studon en Skandinavio. Ekde 1972 ŝi estis la direktoro de la rejkjavika teatro. En islanda televido ŝi famiĝis pro kulturaj programoj kaj serio pri la franca lingvo. Iuj politikistoj provis malhelpi ŝian elekton per argumentoj pri ŝia eksedziniĝo. S-ino Vigdis Finnbogadottir diris pri sia elekto ke ĝi estas «tre grava por la egalrajteco de la virinoj».
GVIDLINIOJ por egala trakto de la seksoj en eldonaĵoj de McGraw-Hill (Megro-Hil).
Jen la titolo de libreto eldonita en Usono. Ĝi enhavas proponojn por ŝanĝi seksismajn vortuzojn en anglaj esprimoj, ekzemple:
- virforto fariĝas homforto
- viro kaj edzino fariĝas edzo kaj edzino
- la malforta sekso fariĝas la virino.
La anglalingva libreto: «Guidelines for Equal Treatment of the Sexes» estas senpage havebla en unu ekzemplero de: McGraw-Hill Book Co., 1221 Ave. of the Americas, New York, NY 10020, Usono.
HEROLDO fariĝis 60-jara.
En aprilo 1920 aperis la unua numero de la sendependa internacia gazeto «Esperanto Triumfonta», kiu kelkajn jarojn poste alinomiĝis «Heroldo de Esperanto». Ĝia tiama 26-jara fondinto, s-ro Teo Jung, aperigis la gazeton kun granda entuziasmo ĝis januaro 1962, kiam li pro emeritiĝo transdonis ĝin al s-ino Ada Fighiera-Sikorska. Dum tiuj sesdek jaroj aperis 1664 numeroj de «Heroldo». Ni esperu ke s-ino Ada Fighiera-Sikorska kiu post du jaroj povos festi sian 20-jaran jubileon kiel redaktorino ankoraŭ longe redaktos «Heroldon». Krome, Heroldo de Esperanto eldonis en 1979 la libron «Tra dezerto kaj praarbaro» kaj nun preparas la kvaran eldonon de la libro «Paŝoj al plena posedo».
– 4 –
— pàgina 5 —
Ankaŭ eldoniĝis kelkaj sciencaj suplementoj al «Heroldo» en la lastaj jaroj. Haveblas senpage la suplementoj pri «Mensa sano» kaj «Matematiko» ĉe: HdE, C/J. Ramon Jiménez 28, 6º A, Madrid 16, Hispanio.
5a SOMERA Universitato Virina en Berlino (FRG).
La aŭtonoma virina movado aranĝas la 5an SUV en «Freie Universität» en Berlino inter la 29a de septembro kaj la 4a de oktobro 1980. Oni atendas ke miloj da virinoj venos al la preskaŭ senpaga arango. La kostoj estos nur 4,50 germanaj markoj por la aĉeto de la programlibro. Loĝigo okazos kiel eble plej ĉe berlinaj virinoj.
VIRINA festivalo en Almelo (Ned).
[BILDO p.5] Emblemo: kvinpinta stelo en cirklo, kun la surskribo «ESPERANTO VOOR VROUWEN?» kaj la virina simbolo (♀) formanta la komencan literon de «VROUWEN».
Nur tri tagojn antaŭ la festivalo esperantistinoj eksciis ke ili povos partopreni kun standc. Tial ili fulmrapide produktis la faldfolion: «Esperanto por virinoj». La festivalon vizitis pli ol 1000 virinoj. Multaj montris interesiĝon pri Esperanto kaj petis faldfolion aŭ aĉetis broŝuron. Fakte en Almelo la esperantistinoj neniam antaŭe akiris tiom da atento.
ĈINA kontraŭkoncipa pilolo por viroj.
Temas pri pilolo kies bazo estas la kotonplanto. En la kvindekaj jaroj oni komencis esplori la fakton, ke kiam la manĝoj estas preparitaj kun kruda kotonoleo, tio povas kaŭzi nefekundecon de la vira semo. Multaj testoj okazis al ratoj kaj simioj, kaj ekde 1972 la esploroj okazis al viroj. Pli ol 4000 sanaj viroj prenis la pilolon, iuj dum 6 monatoj, iuj eĉ dum 4 jaroj. Dozo de 20 mg tage kutime alportis kompletan nefekundecon en malpli ol 2 monatoj, kvankam iuj bezonis pli longan trakton. Konserviga dozo de 150-220 mg monate en diversaj fojoj sufiĉis. Kiam la viro ĉesas uzi ĝin, lia spermo reakiras sian fekundecon en pli-malpli 3 monatoj.
VIRINAJ ĵokeoj en Aŭstralio.
Lastatempe virinoj post longa lukto akiris permeson rajdi kiel ĵokeoj en aŭstraliaj ĉevalkonkursoj kune kun viraj ĵokeoj.
Redaktis ĉi tiun rubrikon ♀ Loes Demmendaal (Lus Demendal), Ned.
Informojn provizis: ♀ Inge de Bruin-Kooij (Inge de Brŭjn-Koj), Ned.; «Heroldo», Hisp.; ♀ Elisabeth Schwartzer (Elizabet Ŝvarcer), FRG; ♂ Renato Corsetti (Renato Korseti), Ital.; ♀ Grace Kirkwood (Grejs Kerkŭud), Aŭstral.
[BILDO p.5] Malhela bildo kun la vorto «malantaŭen» en helaj literoj — kapo de la rubriko.
— pàgina 6 —
Esperanto Sabadell. En ĝi mi ĉefe kritikis la premion Klara Silbernik, klarigante ke la modelo de la edzino de Zamenhof ne plu povas taŭgi en nia epoko. La tradiciemuloj akre reagis, ne komprenante mian vidpunkton.
Mi ne priskribos tie ĉi la detalojn de la akrega polemiko kiun mia artikolo incitis en la katalunaj Komitato kaj esperantistaro. La afero iĝas batalo inter junuloj kaj maljunuloj. Mi deziras informi ĉiujn esperantistojn, precipe inojn, pri la ekzisto de tia premio kaj aŭdi reagon de nekatalunaj esperantistoj.
Anne Amblès (An Ablez), Francujo
La venonta Universala Kongreso en Stokholmo temos pri diskriminacio. En diversaj publikaĵoj jam aperis artikoloj pri rasa-etna, kontraŭvirina, ekonomia kaj lingva diskriminacioj, sed nenie oni vidis artikolon pri diskriminacio kontraŭ gejoj (samseksamuloj). Ĉu hazarde aŭ intence?
Franklin van Zoest (fan Zust), Nederlando
Letero el … Kabulo?
Kelkaj legantoj verŝajne surpriziĝos vidi jenan leteron, ĉar ili ne supozis, ke ekzistas multaj esperantistoj en Afganujo. Ili ne malpravas. Eble ili do ne tiom miros eksoii[?], ke la letero fakte venis kun itala poŝtmarko.
Kabul, la 11an de majo 1980
Kara Sekso kaj estimata Egaleco,
Mi dankas pro la sendita ekzemplero de via revuo. Mi tralegis ĝin kaj poste varbocele transdonis ĝin al ina membro de nia kabula Esperanto-klubo «La Estanto Estas Ŝia».
Ĉi-kune mi sendas al vi ŝian foton. El ĝi vi rimarkos ke ŝi estas tre radikala inisto. Tion oni tuj rimarkas pro la larĝeco de la maŝoj en ŝia antaŭokula vid-krado. Nur senhontulinoj kuraĝas surmeti tian senpudore larĝan vid-kradon, por montri la nudajn okul-konturojn.
— pàgina 7 —
[BILDO p.7] Malhela, tre kontrastiga foto: figuro vestita per burko (plena vualo) staranta antaŭ aliaj personoj, verŝajne sur strato aŭ bazaro.
Mi ankaŭ legis ke vi deziras scii ĉu ekzistas diskriminacio kontraŭ virinoj en la Esperanto-movado. Mi interkonsiliĝis kun nia imamo, kaj mi fieras raporti ke almenaŭ en nia kabula klubo ni tute ne diskriminacias. Se virinoj kuraĝus viziti niajn nur virajn kunvenojn ili povus lerni la lingvon kiel ni, kaj se ili kapablus skribi ni certe ne malhelpus ilian korespondadon. Bedaŭrinde ili ne kuraĝas kaj ne kapablas, sed tio ne estas nia kulpo.
Sincerajn salutojn,
[BILDO p.7] Manskribita subskribo: «abdelzamen hofulah».
Abdelzamen Hofulah
— pàgina 8 —
.. SkE … Novaĵoj … SkE … Novaĵoj … SkE … Novaĵoj ..
… Blinda interesato demandas, ĉu iu(j) leganto(j) pretus sursonbendigi SkE por blinduloj. Bonvolu kontakti: José Starck, Boulevard des Guérets 46, B-4880 Spa, Belgujo.
… La rubrikon «Antaŭen kaj malantaŭen» de nun redaktas Loes Demmendaal (Lus Demendal) de Nederlando. Ŝi volonte akceptos kontribuaĵojn por tiu rubriko. Bonvolu sendi ilin al la redakcia adreso.
… SkE nun havas plurajn novajn kunlaborantojn, kiuj helpas per tajpado kaj provlegado. Kiam la malrapideco de la poŝto (kaj de la redaktoro) ne malpermesos tion, kunlaboros ankaŭ Lembe Haanest de Estonujo per ilustrado. Ŝi desegnis la ilustraĵojn por la artikolo «La dommastrino nekompensata» en la suplemento.
… Ne forgesu, ke la prononco de via nomo ne nepre estas klara al alilandaj legantoj. Skribante al SkE, ĉiam aldonu la prononcon de via nomo post la nacilingva literumado!
… SkE havas novajn perantojn: Alessandro Panerai en Italujo, kaj Fukunaga Makiko en Japanujo (adresoj sur p. 2). Pro multaj informopetoj rezulte de la japana traduko de SkE, evidentiĝis bezono havi tie peranton ankaŭ por la Esperanta versio. Ankaŭ UEA de nun peras abonojn, sed pro la neceso subtrahi makleraĵon, ili kostos iom pli ol rekta pago.
… Ni ricevis demandon pri la ebleco aperigi anoncetojn. Ni akceptos senpage anoncetojn, kiuj rilatas al la temoj de SkE. Aliaj: 10 vortoj por 1 internacia respondkupono (0,80 gld.). Ni rezervas la rajton rifuzi anoncetojn.
… Anna Brennan nun malfermis apartan poŝtĉekkonton por SkE, numero 4412211. Bonvolu adresi transpagojn ankoraŭ al la nomo Anna Brennan.
Printed by t[nelegebla] Strangled [nelegebla] de Press 18 Trouville Road, London SW4 [nelegebla]
Núm. 3, suplement, juliol de 1980
20 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 3, juliol de 1980.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Julio 1980
Suplemento
D I S K R I M I N A C I O: «Oficiala aŭ efektiva apliko de tia dintingo inter la ŝtatanoj de unu ŝtato, per kiu oni rifuzas al parto el ili kelkajn el la homaj rajtoj» (PIV).
Kiugrade tiu difino efektive priskribas la pozicion de virinoj? Tiu demando estas la temo de unu el la brancoj en la seminario pri la kongresa temo, kiu okazos dum la Universala Kongreso en Stokholmo. Kiel fonon al tiu diskuto ni provizas ĉi tiun suplementon al SkE, kun artikoloj pri la situacio de virinoj sub diversaj kondiĉoj.
La celo de la seminario kiel tuto estos pli bone kompreni la generalan fenomenon de diskriminacio, el kiu la kontraŭvirina estas nur unu speco. Oni povus konsideri, ekzemple, la jenajn demandojn: Kio estas la motivoj de diskriminacio? Ĉu envio al la diskriminaciata grupo, ĉu timo pro iu minaco kiun ĝi prezentas al la propraj vivstiloj kaj kredoj, ĉu vera sento ke ĝiaj kutimoj estas neakcepteblaj aŭ malsuperaj? Ĉu la diskriminaciantoj foje profitas el la subteno de iu formo de diskriminacio, kaj ĉu tio povas en si mem fariĝi la pravigo de daŭra diskriminacio? Ĉu diskriminacio laŭdifine devas esti konscia ago flanke de la diskriminaciantoj – aŭ ĉu ili ne ĉiam konstatas, ke ili diskriminacias? Se oni apartenas al la diskriminacianta grupo, ĉu eblas apartigi sin de la konduto de tiu grupo?
Se vi intencas partopreni en la seminario en Stokholmo, bonvolu peti la oficialan materialon, kiu estas nun havebla de la Centra Oficejo de UEA. Ĝi konsistas el ĉapitro tradukita el la libro Sex Differences in Human Communication (Seksaj diferencoj en homa komunikado), pri kiu aperis artikolo en la nula numero de SkE. Kiel aldonan materialon al ĉi tiu suplemento ni rekomendas la artikolon pri Hinda Unio, kiu aperis en la sama numero: Honora sed ombra rolo.
— pàgina 2 —
Märtha Andréasson, Svedujo
VIRINA CIRKUMCIDO
estas terurega ekscesо kontraŭ knabinetoj kaj junaj virinoj en Afriko. Plej terure estas ke la virinoj mem ne vidas ke ili estas subpremataj. Ili eĉ kredas ke ili ne estas puraj, ne estas ĝustaj virinoj, se ili ne estas cirkumciditaj. Necirkumcidita virino estas konsiderata kiel infano aŭ kiel malĉastulino. La virinoj ricevas gravan parton de sia virina identeco per la cirkumcido, tiel rafinita estas la sistemo.
Okcidentanoj indignas pro la virina cirkumcido. Ni volas ion fari, sed kion? Multaj bone edukitaj afrikaninoj estas kontraŭ la cirkumcido kaj opinias ĝin barbara, sed ili volas mem gvidi la batalon kontraŭ ĝi. Tamen, aliaj virinoj povas esti pretaj helpi kiam ili estos petataj.
KIO ESTAS CIRKUMCIDO VIRINA? Ekzistas du tipoj. Klitorektomio signifas plej ofte ke la tuta klitoro kaj la apudaj partoj de la internaj vulvolipoj estas fortranĉitaj. Infibulacio estas la pli ampleksa operacio. Krom la klitoro kaj la internaj vulvolipoj oni fortranĉas ankaŭ la plej grandan parton de la eksteraj vulvolipoj. La vulvo poste kunfermiĝas super la vaginon kaj estas kunkudrata. Truon mallarĝan kiel plumingon oni lassas por urino kaj menstrua sango. Malgranda bastoneto aŭ io simila estas enmetata por ke ne okazu plena cikatriĝo.
Tiujn informojn mi trovis en la gazeto «Morgonbris» kaj de tie mi prenas ankaŭ la rakonton de virino en Malio pri sia cirkumcidiĝo.
«Mi estis 12-jara, kiam mi estis cirkumcidita. Mi memoras ĉiun etan detalon. En nia vilaĝo estas pluraj knabinoj operaciataj je sama okazo de speciala «cirkumcidistino» en ŝia kabano. La antaŭvesperon oni ludas sur la tamburoj ĝis malfrue en la nokto.
Tre frue la venontan matenon venis du el miaj onklinoj. Ili estas inter tiuj parencoj, kiujn mi plej ŝatas. Ili prenis min al la cirkumcidistino. Ŝi estis maljuna virino el la kasto de la forĝistoj. Mi ne sciis kion vere signifas cirkumcido. Nun mi sentis ion, kio estis disŝutata sur miajn generajn organojn. Poste mi eksciis ke ĝi estis sablo. Oni evidente supozas, ke ĝi plifaciligas la operacion. Mi timegis. Subite mano ekkaptis mian
– 2 –
— pàgina 3 —
generan organon. Mi provis forsavi min, sed ne povis moviĝi. Poste mi sentis teruregan doloron, kiu traboris min kaj enpenetris la tutan korpon. Ŝi fortranĉis la internajn vulvolipojn kaj poste klitoron. Tio daŭris terurege longan tempon, ĉar ĝi devis esti farita laŭorde. Sentiĝis kvazaŭ mi estus ŝirata en pecetojn. La neskribita regulo estas ke oni ne rajtas plori je tiu okazo. Mi malsukcesis. Mi kriis kaj ploris kaj la sango fluegis. La cirkumcidistino metis miksaĵon el sanigaj herboj kaj butero sur la vundo por haltigi la sangofluon. Mi neniam, nek antaŭe nek poste, travivis ion, kio tiom doloris.
La virinoj, kiuj firme tenis min, poste liberigis min, sed mi ne kapablis leviĝi. La cirkumcidistino kriis: «Nun estas finite, vi leviĝu. Jen vi rimarkas, ke ne tiom doloris.» Per helpo de du virinoj mi leviĝis. Ili devigis min ne nur iri al tiu loko, kie la aliaj knabinoj atendis, ili devigis nin ankaŭ danci. Mi ne kapablas priskribi miajn sentojn. Mia tuta korpo brulis. Kun larmantaj okuloj, mi iomete ĉirkaŭsaltis kune kun la aliaj, kiuj ĉiuj estis devigataj danci. Ĉio estis tiel horora, kun la sangantaj kaj dancantaj knabinoj, ke ĉio ekturniĝis ĉirkaŭ mi kaj mi ne plu memoras, kio okazis poste. Kiam mi vekiĝis mi kuŝis etendita ĉirkaŭata de amaso da homoj. Poste venis la plej terurega momento en mia vivo kiam mi devis urini. Daŭris monaton ĝis mi resaniĝis.»
La blinda virino
Luisa Hoffmann (Luiza Hofman), FR Germanujo
Oni ne povas imagi la blindecon fermante la okulojn dum kelkaj minutoj aŭ klopodante sin orienti, momente, en mallumo. Tute ne! Blindeco estas multe pli komplika kaj problemoplena. Same kiel la surdulo tre ofte aŭdas grandan bruon en siaj oreloj, la blindulo vidas multkolorajn fajrerojn, lumojn pli malpli konstantajn kaj intensajn, devenantajn el la cerbaj nervoj, kiuj ĝenas kaj ofte malfaciligas la koncentron de la pensoj.
Mi devenas el sana, normala familio de vidantoj, sed pro mia handikapo mi lernis tre frue kiel malfacila estas la vivo de blindulo. Miaj gepatroj edukis min tiel bone, ke mi fariĝis baldaŭ memstara, unue en la familia rondo, poste en la lernejo kaj en la socio. Post la ricevo de diplomo, mi instruis en lernejo por vidantoj. Vere mizera kaj tute alia estis, tiam, la sorto de la blinda knabino, kiu frekventis la edukejon por blinduloj. Tie ŝi ricevis
– 3 –
— pàgina 4 —
maltaŭgan edukadon, kiu donis al ŝi eĉ falsan bildon de la mondo.
La edukistinoj, ofte monaĥinoj, instruis al la knabino la grandan privilegion esti blinda, savita kaj ŝirmita kontraŭ la malbonecoj de la mondo, kvazaŭ elektita por esti modele ĉasta kaj virga, lumigata de la interna lumo de pura koro, de puraj pensoj. Oni malkonsilis al ŝi la geedziĝon kaj la eblecon fariĝi patrino.
Pro la manko de antaŭpreparo kaj la falsa bildo de la normala vivo, katastrofaj estis la sekvoj kiam la knabino hejmen revenis, ne plu knabino, sed jam junulino. Okazis psikaj ŝokoj, senbezonaj geedziĝoj, dediĉo al la plej humilaj, simplaj laboroj. Sed la blinda knabo havis pli da ŝanco. Li ricevis pli altnivelan instruadon, kelkaj fariĝis eĉ instruistoj de muziko; al la blinda knabo oni konsilis la geedziĝon. Li bezonas edzinon, vidantan edzinon, kiu povos lin flegi kaj helpi, ĉar li estas blinda.
Feliĉe, tiu tempo estas nun for, eĉ se ĝia pasinteco ne estas tro malproksima.
Nun la edukado de la blindulino evoluadas rapide kaj konstante. La moderna tekniko alportas novajn helpilojn kaj la blindulino hodiaŭ atingas pli facile memstarecon, pli da klereco, kaj ĉiam pli ŝi estas helpata atingi la integriĝon en la mondon de la vidantoj. Ŝi preskaŭ forlasis la tipajn manlaborojn de la blinduloj: brosfarado, pajloplektado, teksado kaj similaj, favore al pli dignaj okupoj, metioj aŭ profesioj.
Ĉiam pli ofte blindaj virinoj partoprenas kursojn pri kuirarto, mastrumado, dancado, kosmetiko, laŭmoda vestado, naĝado, gimnastiko. Kelkaj blindaj virinoj ĉeestas seminariojn pri retoriko, filozofio, arto, fremdaj lingvoj; ĉiam pli da blindulinoj eniras la instruistaron en lernejoj por vidantoj.
Hodiaŭ, la blindulino elektas laŭ inklino, kulturnivelo, kapablo kaj ebleco la propran vojon, la propran vivmanieron. Ŝi povas elekti ĉu edziniĝi aŭ ne, ŝi kapablas perfekte mastrumi, konscie ŝi kapablas esti patrino kaj bone eduki la proprajn infanojn.
Rilate la temon patrineco: pro diversaj intervjuoj kaj sufiĉe ampleksa statistikado, mi konstatis ke la plejmulto da blindaj patrinoj havas vidantan edzon aŭ posedas ankoraŭ iom da vidkapablo. Ekzistas ankaŭ blindaj geedzoj kun infanoj, sed en tiu kazo la blinda patrino bezonas, preskaŭ ĉiam, vidantan helpantinon, kiu endanĝerigas ŝian rolon kaj ege influas la edukadon de la infanoj.
Dum la lastaj jaroj ankaŭ ni blindaj virinoj sekvas la evoluon de
– 4 –
— pàgina 5 —
la virina agado, la progreson de la emancipiĝo, la faceojn multfacetajn de la feminista vekiĝo en ĉiaj pozitivaj kaj negativaj nuancoj por atingi la samajn rajtojn kiel la viroj. Entute ni batalas flanke de la vidanta virino sur la sama fronto, sed ni havas unu plian problemon: la konkurencon de la vidanta virino.
Ofte amaraj spertoj akompanas mian vivon. Kiel instruistino, mi konstatis ke, kiam la klaso de miaj vidantaj koleginoj tro bruas, ĉiuj scias ke hodiaŭ la gelernantoj estas preskaŭ ne edukeblaj, terure viglaj, sed se tio okazas ĉe mia klaso, tiam ĉiuj scias ke blinda instruistino ja ne povas bone gardi disciplinon.
Kelkfoje, senkonscie kaj facile, vidanta virino ŝovas min flanken kiel taŭgan kunlaboranton, malhelpante al mi la atingon de celo al kiu mi strebis, pri kiu mi longe laboris, min preparis, suferis. Kelkajn negativajn konstatojn mi faras ankaŭ partoprenante ekskursojn, vojaĝojn, eĉ kongresojn. Kelkfoje la vidanto subite malproksimiĝas; la blanka bastono deklaras mian blindecon. Mi uzas ĝin kiel direktilon por trovi la vojon, por eviti stumbli ĉe ŝtuparo, por iri sola sen gvidanto. Sed por la vidanto, la blanka bastono estas signo de danĝero. Ofte la vidanto ne scias helpi al blindulo; por blindulo la vidanto ne havas tempon. Oni ja ferias, kaj vojaĝo ne estas aparte aranĝo kun helpa celo. Oni ne volas devige helpi, sed nur laŭplaĉe, spontane.
Kvankam ĉiam ekzistas gravaj problemoj antaŭ ni, ni blindaj virinoj klopodas esti ĉiam pli memstaraj kaj integriĝintaj en la mondo de la vidantoj. Ni kapablas nun labori kaj vivi apud la vidanta virino, sed nun prezentiĝas antaŭ mi la demando: ĉu la vidanta virino kapablas vivi kune kun ni, akcepti nin? Miaj negativaj spertoj avertas min ke la vidantoj bezonas pli da informado kaj pli da kontakto kun ni.
Plurfoje mi sentis la deziron fondi grupon de la handikapitaj virinoj aŭ pli specife de la blindaj virinoj, sed ĉiam mi flankenmetis mian projekton por ne apartigi, en eble tro sekteca rondo, la blindan virinon.
Ni ja diskutas niajn problemojn dum porblindulaj konferencoj kaj kongresoj. Ofte blindaj virinoj kuraĝas kundiskuti dum debatoj. Ĉiam pli da virinoj eniras niajn estrarojn. Tio estas por mi pli grava kaj valora ol fermi la blindan virinon en malgranda rondo. Mi preferas daŭrigi la batalon sur la granda kampo, kiu celas porti la blindan virinon, paŝo post paŝo, al vera integriĝo. Tion ni plene atingos nur kiam vi vidantaj virinoj sen ŝoko aŭ ĝeno pli alproksimiĝos al ni kaj plene akceptos nin, malgraŭ nia handikapo, en vian mondon.
- 5 –
— pàgina 6 —
Virinoj en la Islama Mondo
Ĝila Sadigi, Irano
Sciante ke la situacio de la islama virino ŝanĝiĝadas en la lastaj jaroj, ni hezitis ĉu uzi artikolon pri la virino en la islama mondo, kiu aperis antaŭ kvin jaroj en Unesko-kuriero. Ni petis la opinion de Ĝila Sadigi, irananino kaj antaŭa membro de la Komisiono pri Virina Agado. Ni ne atendis ŝian indignan reagon al la artikolo — konstrue indignan tamen, ĉar ĝi instigis ŝin mem verki la jenan prezenton pri la situacio de la virino laŭ la islama leĝo.
Eble la plej interesa parto de la artikolo de Ĝila Sadigi estas la klarigo pri la signifo de la vualo por la islama virino kaj precipe pri la graveco, kiun ĝi akiris kiel simbolo dum la ĵusa revolucio en Irano. Tamen, ŝiaj komentoj pri la politika situacio en Irano estis ekster la tereno de nia diskuto pri diskriminacio kontraŭ virinoj, do ni decidis aperigi nur tiujn partojn de la artikolo, kiuj rekte tuŝas sur la pozicio de la islama virino. Ni pardonpetas al la verkinto, ke farante tion ni grandparte sufokis la revolucian fajron de ŝia originala prezento.
Ĉiuj religioj kaj politikaj sistemoj diversiĝas en ĉiu lando aŭ eĉ regiono, tiel ke ili preskaŭ ne plu estas rekoneblaj laŭ siaj originaj doktrinoj. En nia lando (Irano), la diferencoj inter la situacioj de virinoj en diversaj partoj estas neimageble grandaj.
Islamaj virinoj en multaj regionoj, precipe en la nordaj provincoj, Gilan-Mazandaran, ĉe la Kaspia Maro, komplete regas la familion. La edzoj faras nenion sen la permeso de siaj edzinoj. Tia virino (tute libera, senvuala, duonnuda ĉe la marbordo, societema, aktiva ekster la domo) decidas ĉion pri la vivo de la familio: pri la infanoj (iliaj edukado, laboro, geedziĝo) kaj pri financaj aferoj. Oni supozeble nomu tion matriarka sistemo sen poliandrio.
- 6 –
— pàgina 7 —
Aliflanke, en Azarbajeĝan-provinco en la nordokcidento de Irano, kie la lingvo de la plimulto estas la turka, la virinoj estas kovritaj per vualoj. Tion tute ne devigas la viroj; ili mem preferas ĝin. Ili ne estas tre aktivaj ekster la domoj, kvankam multaj havas eksterajn laborojn. La ĉefo de la familio estas la viro. Iomete patriarka sistemo.
Tio montras la influon de la geografia kaj sennombraj etnaj faktoroj en la vivo de popolo, sendepende de la religio. En neniu islama lando la situacio de la virino estas sama, pro la diversaj politikaj sistemoj kaj branĉoj de Islamo.
. . .
Sube mi arigas kelkajn punktojn de la islama leĝo, por ke, minimume, esperantistinoj iom komprenu la Islamon.
Laŭ Islamo geedziĝo ne estas sakramento kiel laŭ katolikismo. Ĝi estas simpla kontrakto inter viro kaj virino, kiel ĉiu alia socia kontrakto inter du homoj. Se unu partnero ne obeas la regulojn de la skribita kontrakto, la alia havas la rajton tuj nuligi ĝin. Edzino laŭ Islamo havas la rajtojn labori ekstere, naski aŭ ne naski, eksedziniĝi en difinitaj cirkonstancoj, nutri aŭ ne nutri la infanojn per sia lakto, elekti la loĝlokon, doni aŭ rifuzi la rajton de reedziĝo al la viro, ktp. Ju pli la virino scias pri siaj rajtoj laŭ Islamo, des pli bonajn kondiĉojn ŝi povas gajni en la kontrakto.
Se iu virino pro ekonomia malfacilaĵo volas edziniĝi al iu, kiu havas alian edzinon, kaj se la unua konsentas pri la afero, tia aranĝo ĝenas neniun. Ĝi eĉ povas helpi multajn malriĉajn virinojn. Tamen, feliĉe, poligamio iom post iom malaperas en multaj landoj, pro la plimultiĝo de eksteraj laboroj por la virinoj. Nuntempe en Irano 4-5% de la popolo praktikas poligamion. Neniu religiulo konata havas du edzinojn, kompreneble!
. . .
La sola kondiĉo, kiu donas al islamano la rajton eksedziĝi estas la interrompo de seksrilato. Se la edzino pro kia ajn kaŭzo ne plu volas aŭ povas daŭrigi la seksrilaton kun sia edzo, li povas postuli la rajton je eksedziĝo. Tiel estas ĉar la bazo kaj la kaŭzo de geedziĝo en Islamo estas seksbezono kaj seksdeziro. Do, se unu el la paro ne plu bezonas tiun rilaton, la esenco de la geedziĝkontrakto fariĝas sensignifa, vole-nevole. Viro ne povas eksedziĝi pro alia kaŭzo krom tiu. Eĉ se la edzino faras nenion krom dormi, promeni kaj manĝi!
Se islamanino naskas infanon, kies patro ne estas konata, la
- 7 –
— pàgina 8 —
koncernaj personoj devas trovi lin. Tio necesas, ĉar laŭ Islamo la patro estas la homo, kiu respondecas finance pri la infano. Se oni ne trovas la patron, la virino ricevas la tutan koston por la vartado de la infano el la bejtulmal (domo de riĉaĵo), komuna islama provizejo.
. . .
Ĉiu sana virino havas la rajton je posedaĵoj laŭ Islamo. Se ŝi posedas kapitalon, ŝi povas mem decidi kiel uzi ĝin kaj la edzo ne rajtas tuŝi ĝin sen ŝia permeso. Se edzino havas eksteran laboron, ŝia edzo ne havas neniun rajton super ŝia laborenspezo. Laŭ la Korano ne ekzistas diferenco inter viro kaj virino rilate la rajton je laboro, salajro aŭ eduko.
. . .
Pri la vualo kaj la kovrita islama virino: Kiam Mohamedo fondis Islamon en Arabio, ne nur virinoj sed ankaŭ viroj estis tute kovritaj per longaj roboj kaj kaptukoj, kiuj ŝirmis ilin kontraŭ la ekstremoj de la klimato kaj la neeltenebla brulado de la suno. Tute samaj estas la vestaĵoj en la suda parto de Irano, kie la vetero estas ege varma. Tie la virinoj portas blankajn molajn vualojn somere, kaj nigrajn dikajn vintre.
Okcidentaj ĵurnalistoj malĝuste aludis al la islama vualo por virinoj por malbeligi la vizaĝon de nia granda revolucio. Vualo kaj turbano estis la tradiciaj kaj bezonataj vestoj, kie Mohamedo naskiĝis. En aliaj landoj, kie la vetero ne estas tiel ekstrema kiel en Arabio, ili tamen fariĝis la simboloj de la mohameda revolucio por fidelaj geislamanoj. Sed nenie oni devige surmetas ilin.
Antaŭ la lastatempa revolucio en Irano, oni tre malofte vidis virinojn kun vualoj en la nordo de la ĉefurbo Tehrano. Sed dum la revolucio, virinoj tre volonte surmetis nigrajn vualojn por montri la revoluciajn unuecon kaj identecon. Eĉ universitataninoj, kiuj neniam en sia vivo havis vualojn, rifuzis marŝi ekstere sen vualoj aŭ specialaj kaptukoj…
La virinoj partoprenis en la revolucio eĉ pli vigle kaj kuraĝe ol la viroj. Tiu simbolo — nigra vualo — povis redoni al niaj virinoj neimageblan solidarecon. Ili povis tuŝi kaj senti siajn perditajn kuraĝigajn identecon kaj fratinecon sub tiuj vualoj. Mi ne kapablas — eĉ per Esperanto! — difini la kuraĝon aŭ eĉ impertinenton de la virinoj, kiam ili kovras sin per tiuj vualoj. Sen tiuj, ili estas pli belaj, sed samtempe malkuraĝaj, pasivaj, hontemaj, silentaj kaj sentemaj. Se iu islama virino povas fariĝi pli kuraĝa sen la vualo, tamen ŝi ne rajtas kontraŭstari ilon, per kiu alia islamanino atingas la samon.
- 8 –
— pàgina 9 —
Nuntempe, la plimulto da junaj virinoj kaj fraŭlinoj ne plu portas longajn vualojn, sed surmetas kaptukon, kiu kovras la harojn. Laŭ ŝi, ili faras tion por ne reperdi la identecon kaj unuecon. Komprenebla tio neniel estas deviga. Multaj ventas sin kiel eŭropaninoj, ĉar tion ili preferas, sed por montri la batalemecon, kiel novan modon, ili volonte surmetas tiujn kaptukojn. Se oni demandus la kialon, ili respondus: «En Islamo sen seksa allogo oni pli bone povas koni kaj konigi la realon, kaj plialtigi la menskapablon».
· · ·
Mi celas montri, ke Islamo ĝenerale kaj la islama virino specife devas esti redifinitaj, en nia tempo, por distingi la antaŭjuĝojn tiurilate. Antaŭ la revolucio ekzistis multaj virinaj organizaĵoj, sed iliaj anoj estis mallaboremaj, tre riĉaj kaj ne seriozaj virinoj, kiuj simple serĉis distraĵojn.
En nia lando ne ekzistas diferenco inter la homoj, inter viroj kaj virinoj. Nia problemo estas la diskriminacio de la mondo kontraŭ la tuta popolo de la lando. Tiu estas la diskriminacio, kiun oni devas kontraŭstari en Irano. Kaj ĝis tiu malaperos, aliaj organizaĵoj estas sensignifaj.
ĈU EKZISTAS DISKRIMINACIO KONTRAŬ VIRINOJ EN LA E-MOVADO?
Tiu estis la temo, kiun ni levis en la lasta numero de SkE. Por faciligi ĝian traktadon en nia diskuto pri diskriminacio, ni nun ripetas kelkajn el niaj bazaj demandoj:
Gvidantaj virinoj. Kiuj estas la plej bone konataj virinoj en la internacia Esperanto-movado? Kiom da efektiva potenco ili ĝuas, kaj kian? K[?]uj faktoroj en iliaj personecoj aŭ vivstiloj ebligas al ili sukcesi? Kio malhelpas, ke aliaj virinoj atingu similan nivelon?
Esperanto-literaturo. Kiel virinoj estas prezentitaj en la Esperantaj gazetaro, lernolibroj, beletraĵoj? Ĉu tiuj fontoj emas pli fortigi la seksajn stereotipojn? Ĉu ekzistas iuj elstaraj inaj rolantoj en la Esperanto-literaturo?
Loka kaj nacia agado. Kiuj estas la proporcioj de viroj/virinoj? Ĉu unu sekso pli ol la alia emas forfali el la E-agado? En kiuj proporcioj la seksoj troviĝas en gvidaj pozicioj? Kiuj faktoroj ludas rolon en la aĝemo de membroj de via grupo (ekz.: aĝo, sekso, geedza stato, infanoj…)? Kiel tiuj faktoroj influas la regulan vizitadon al la grupo? Kiel personaj kaj seksaj rilatoj influas partoprenon en la grupa agado? Ĉu viroj aŭ virinoj kutime havas pli bonan lingvoscion? Kial? Kiu pli parolas dum renkontiĝoj?
— 9 —
— pàgina 10 —
[BILDO p.10] Tre malhela, kontrastoriĉa foto: du infanoj — maldekstre subnutrita knabino, dekstre pli fortika knabo — starantaj antaŭ malluma fono.
La jena bildo aperis en la februara numero de la revuo Esperanto kiel ilustraĵo al la artikolo «Virinoj – ŝanĝoj necesas en la tuta socio». Bedaŭrinde, mankis la klarigo kiu donas al la bildo signifon.
Ĝi montras seksan diskriminacion je la plej fundamenta nivelo – ĉe la divido de manĝo. La subnutrita knabino maldekstre kaj la pli fortika knabo dekstre estas ĝemeloj. La diferenco inter ili baziĝas sur la fakto, ke oni ĉiam nutris unue la knabon, tiam donis al lia fratino la restaĵon. En ĉi tiu foto, la energia knabo postulas, kaj ricevas, atenton. La apatia knabino rezignis eĉ provi.
— 10 —
— pàgina 11 —
vira, ina aŭ neŭtra?
En la sekvontaj paĝoj ni prezentas eltiraĵojn el artikolo, kiu unue aperis en la «virina numero» de Unesko-kuriero dum la Internacia Jaro de la Virino (aŭg–sep. 1975).
Du kontraŭaj vidpunktoj estas esprimitaj. En letero al moskva literatura gazeto (vidu la kadron sur p. 13[?]), soveta virino asertas, ke la trajtoj de virinoj estas fiksitaj ne tiom de biologiaj kiom de kulturaj faktoroj.
La aŭtoro de la artikolo, internacie konata soveta sciencisto, kontraŭstaras tiun vidpunkton. Li opinias, ke la influo de la socio nur plifortigas la jam ekzistantajn seksajn trajtojn en la infano. Provoj ŝanĝi la biologie determinitajn seksajn rolojn kaŭzas psikajn perturbojn en la individuo, kiu ne plu klare rekonas sian pozicion en la socio.
La artikolo tuŝas unu el la plej fundamentaj demandoj pri la virina rolo: ĉu ĝi estas nature difinita aŭ ĉu ĝi estas ŝanĝebla? Certe, ne ĉiuj havos la saman opinion pri la respondo. En la muna [?] stato de niaj socioj, mankas la necesaj kondiĉoj por atingi definitivan konkludon. Tamen, estas grave diskuti tiun demandon, ĉar sur la respondo nepre baziĝos la estonta evoluo de la pozicio de virinoj.
— 11 —
— pàgina 12 —
Aron I. Belkin
La letero citita apude, kiu lastatempe aperis en la moskva literatura revuo Literaturnaja gazeta, diskutas ekstreme gravan problemon rilatan al la profundaj ŝanĝoj, kiuj okazis en la soveta socio.
La aliro de virinoj al la egaleco kun viroj levas tutan serion da problemoj. Ekzemple, gajninte egalajn rajtojn kaj liberecon, en kiu direkto la virinoj evoluigu sian personecon?
En sia letero, s-ino Lvova fakte pretendas, ke devus esti neniu diferenco inter virinoj kaj viroj en la laboro, en la socia vivo aŭ en la familio, ke knaboj kaj knabinoj devus ricevi precize la saman edukon kaj ke egalrajteco implicas identan konduton kaj sintenon ĉe viroj kaj virinoj.
Sed la ĝenerala opinio en multaj landoj lastatempe iom skuis kreskanta tendenco ĉe viroj «ineciĝi» kaj ĉe virinoj «vireciĝi». Kien ĉi tiuj ŝanĝoj en nia civilizo kondukas nin? Ĉu ni, fakte, atestas la malaperon de la divid-linioj inter la viraj kaj virinaj psikologio kaj konduto?
Evidente, necesas unue konsideri la naturon de la psikologiaj diferencoj inter viroj kaj virinoj. Ĉu ili devenas nur el biologio aŭ ĉu ilin tute kaŭzas faktoroj sociaj? Ĉu identa eduko de la du seksoj vere malkonfirmus ĉiujn teoriojn pri la influo de la inaj biologiaj trajtoj sur la virinan psikologion?
Komprenebla, virajn kaj virinajn rolojn determinas ne tiom biologiaj kiom sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj faktoroj. Sed tio ne signifas, ke hodiaŭ, pli ol en la pasinteco, la naturo de la sociaj roloj de viroj kaj de virinoj povas esti laŭplaĉe ŝanĝataj. Ili baziĝas sur biologiaj fundamentoj. Eventuala ignoro de ĉi tiu elementa fakto okazigos seriozajn sekvojn.
La formiĝo de la individua personeco estas intime ligita al la nekonscia elekto de specifa kondut-ŝablono — elekto, kiun infano faras sub la influo de ĉirkaŭuloj.
En la komenco, la infano simple imitas iujn el la eksteraj trajtoj de la persono, kiun ĝi senkonscie elektis kiel modelon — tiajn
— 12 —
— pàgina 13 —
Se la vorto «emancipiĝo» nuntempe vekas skeptikan rideton, tio okazas ĉar la emancipiĝo kiel koncepto estas plena de internaj kontraŭdiroj. Kion pri ĝi diras al ni ciferoj en sia neemocia lingvo? Ke en 1969, ekzemple, troviĝis en Sovetunio 62-oble pli da virinoj kun altlerneja kaj faka eduko ol troviĝis en 1928: entute 9 500 000 virinoj, nome, 60% el ĉiuj tiunivelaj diplomitoj.
Okazis multaj ŝanĝoj rilate la rangon de virinoj, kaj tamen io mankas ankoraŭ… Mi kredas, ke virinoj estas psike nepretaj por la rajtoj kaj liberecoj, kiujn oni ĵetis sur ilin.
Jarcentoj da subpremo donis al virinoj eraran opinion pri iliaj propraj kapabloj. Tiu opinio, pro la forto de la inerto, vivas plu en la konscio de la nuntempaj virinoj. Venis jam la tempo, kiam virinoj konstatu sian novan rangon en la socio. Sed kiamaniere ili faru tion?
Eduko, medio, libroj kaj artaĵoj, kiel ni scias, povas ludi gravan rolon en la veko kaj disvolvo de la homa menso. Virinoj do devas ricevi ekde la frua infanaĝo tian moralan trejnon, kia preparos ilin por la enormaj sociaj ŝanĝoj, kiuj okazis en nia lando.
Sed, ĝis nun, la edukon de knabinoj karakterizis inerto, kiu persistas kun supriza kapablo daŭri. Gepatroj mem verŝas en siajn filinojn specifajn sintenojn, kiuj klarigas la abismon, kiu en la posta vivo aperas inter la fundamentaj aspiroj de la viroj kaj tiuj de la virinoj.
La vartado forte efikas sur la vivon de virino. Mi kredas, ke, se knabinojn oni ĝuste gvidus rilate la evoluigon de taŭga sistemo de valoroj, tiam ĉiuj argumentoj pri la influo de la biologiaj trajtoj de virinoj sur ilian psikologian konsiston montriĝus senbazaj. Polaj sociologoj konkludis, ke la inaj psikaj trajtoj, kiom ili efektive ekzistas, rezultas pli el kulturaj faktoroj ol el kunnaskitaj, seks-rilataj faktoroj. Ili rezultas precipe el la maniero, laŭ kiu oni edukas knabinojn, kiu siavice grandparte dependas de la koncepto, kiun la socio havas, pri la rolo de virinoj.
N. Lvova (el letero al la moskva literatura revuo Literaturnaja gazeta)
— 13 —
— pàgina 14 —
psikologiajn trajtojn kiel afablecon, mulakrecon[?], sentemon, aŭ kiel decidiĝon, kuraĝon, firmon.
Kondut-ŝablonoj akcepteblaj por la sekso de la infano estas kuraĝigataj. La neakcepteblaj estas malkuraĝigntaj[?]. Knabojn, ekzemple, oni hontigas for de la plorado. Knabinoj estas riproĉataj pro knabeca konduto.
Oni konstatis, ke la gepatroj, precipe la patrino, nekonscie adoptas malsaman sintenon al virinfano aŭ infanino jam ekde ĝia naskiĝo. Esploroj en Usono montris, ke dum la unuaj ses monatoj patrinoj tenas kaj karesas filojn considerinde pli ol filinojn.
Sed, post la tempo dum kiu virbeboj estas ofte karesataj, patrinoj provas ilin malkutimigi de tio. Oni permesas al unujara knabino pasigi multe pli da tempo kun la patrino kaj havi pli da korpa kontakto kun ŝi, ol al samaĝa knabo.
Ĉar ĉi tiu malpliigo de la kontakto kun la patrino kreskigas la memstarecon de la infano, esploristoj konkludis, ke patrinoj intuicie provas disvolvi tian memstarecon ĉe siaj filoj, kuraĝigante ilin esplori kaj «konkeri» la mondon ĉirkaŭ si.
Sed, kial infano elektas specifan modelon de vira aŭ virina konduto? La respondo estas, ke la reagoj de la infanoj dependas de ĝiaj biologiaj ecoj. Infanoj elektas kiel modelon sian patron aŭ patrinon ĉefe laŭ tio, ĉu ĝi trovas pli facila la adaptiĝon al vira aŭ al virina rolo.
Ĉi tiu facileco-principo gravas ĉe la elekto fare de individuo de specifa socia rolo. Tio, ke iu individuo elektis difinitan rolon, montras, ke tiu rolo respondas al ties naturaj karakteroj. Iu knabo, ekzemple, povas revi ke li fariĝos boksisto; sed, se li estas laŭnature tre sentema al la doloro, li baldaŭ rezignos pri tiu neatingebla celo.
Same estas ĉe elekto de seksa rolo. La facilo, laŭ kiu individuo povas akcepti sian rolon, dependas de biologia antaŭinklino, kiun poste plifortigas la influo de la socia medio. La infano, tiamaniere, iom post iom eksentas apartenon al difinita sekso, ellaboras specifan tipon de konduto, kaj fine fariĝas definitive konscia pri sia identeco kiel viro aŭ kiel virino.
. . .
Gepatraj provoj «transformi» siajn filojn en filinojn aŭ fari el knabinoj knabojn kondukas al malfeliĉaj rezultoj. La studoj kon-
— 14 —
— pàgina 15 —
statigas, ke patrinoj neniam ludintaj per pupoj en sia infanaĝo ofte malhavas patrinajn sentojn kaj lertecojn, kaj ke knaboj dorlotitaj poste fariĝas korpe malfortaj, timemaj kaj dependemaj. Kiam ili plenkreskas, tiaj infanoj ofte montriĝas nekapablaj plenumi la rolojn, kiujn la socio bezonas, ke ili plenumu.
En multaj modernaj familioj, la roloj de la viro kaj de la virino fariĝis tiel nedistingeblaj, la divid-linio inter ili tiel neklara, ke infano havas neniam eblecon elekti inter malsamaj kondut-modeloj. La bildoj de la forta, kuraĝa, rigora, malcedema patro kaj la tenera, mola, komprenema patrino nebuliĝis kaj similiĝis. Kiun el ili la infano imitu? Kun kiu ĝi identigu sin? La problemo fariĝis tiom kompleksa, kiel ni mem persone vidis en multaj kazoj, ke certe ne ĉiuj infanoj sukcesas trovi solvon…
La moderna scienco nun havas sufiĉe da pruvoj por montri preter dubo ke sento pri sia seksa identeco kiel viro aŭ virino estas esenca kvalito de la personeco, kaj ke homo, al kiu tiu mankas, ne kapablas gvidi normalan vivon en la socio.
Nuntempe, kuracistoj bedaŭrinde devas ĉiam pli ofte pritrakti homojn, kiuj ial perdis iugrade ĉi tiun identeco-senton. La studo de tiaj kazoj klare montras, ke iu ajn vola aŭ nevola psika devojigo de la aparteno al unu difinita sekso povas konduki al grava psika perturbiĝo, al severaj patologiaĵoj kaj finfine al tragikaj sekvoj.
Perdo de ĉi tiu apartena sento kaŭzas profundajn ŝanĝojn al la tuta personeco. La individuo ne plu certas pri sia loko en la socio. Ties tuta sistemo de rilatoj kun aliaj estas skuita, kaj perdiĝas la sento de ligiteco al amikoj kaj parencoj, al konataj lokoj, al la laboro kaj al la vivo mem.
. . .
Unu afero, tamen, estas certa. Egaleco inter la seksoj ne devus konduki al malklariĝo de la psikologiaj limoj inter ili, al seks-neŭtrala konduto. La plej bona garantiilo pri la harmonio en interseksaj rilatoj estas la agnosko, ke la naturaj roloj de la seksoj estas distingendaj kaj malsamaj, ne identaj.
Dum jarcentoj la socio propagandis la bezonon bridi la seksan deziron, sed tute ne atentis la gravecon de la seksa konscio en la evoluo de la homa personeco. Nun la scienco devas kontribui al la urĝa tasko de esplorado pri la veraj faktoroj, kiuj regas la seksan konduton.
Tradukis: Probal Daŝgupto
— 15 —
— pàgina 16 —
[BILDO p.16] Desegnaĵo: virino en longa robo staras piedbare[?] ĉe malalta tablo aŭ tabureto, kirlante per kulero en bovlo; el la bovlo leviĝas vaporo.
LA DOMMASTRINO NEKOMPENSATA
Kirsten Ording Haarr
Laŭleĝe ni norvegaj virinoj ĝuas egalajn rajtojn kun la viroj. Sed la leĝo ne donas respondojn al du esencaj demandoj. Kiun rolon ni intencas ludi en la ekonomia, socia kaj kultura vivo de nia lando? Laŭ kiaj kriterioj ni volas vivi?
En Norvegujo 579 000 virinoj rigardas hejmlaboron kaj varton de siaj infanoj kiel la ĉefan okupon, kvankam multaj el ili ankaŭ konstante laboras ekster la domo po 20 horoj ĉiusemajne. Tre malmultaj el tiuj 579 000 ĉeestas kiam la viroj diskutas ekonomiajn, socialajn kaj homajn demandojn, starigas prioritatojn kaj asignas monrimedojn. La malmultaj virinoj kiuj ja ĉeestas malofte kuraĝas aŭ eĉ volas kontraŭstari la virojn kiuj superregas tiujn diskutojn.
Ĉu ni do devas konkludi ke la virinoj havas neniun influon sur la disvolviĝon de nia nuntempa socio?
— 16 —
— pàgina 17 —
Tute ne! Laŭ mia opinio la virinoj vivas laŭ kriterioj kiuj ne havas signifon en la prioritato-listo de la politikistoj. Sur tiu listo troviĝas nur eroj, kiuj estas mezureblaj laŭ kvanto aŭ rilate al mono.
Tamen la socio ĝenerale kaj ĝiaj individuaj membroj dependas por sia plua ekzisto de la konservo de virinaj kriterioj — komprenebla flanke de la virinoj mem, sed prefere de la viroj kaj virinoj kune.
La patrinoj de malgrandaj infanoj havas labortagon de 24 horoj kaj laborsemajnon de 168 horoj. Ili ne ricevas salajron, ne havas fiksitajn laborhorojn, havas neniom da tempo disponebla al si mem kaj neniun ferion pagatan aŭ nepagatan. Ili ne ricevas monon dum malsano kaj ne asekuriĝas kontraŭ akcidentoj dum ili laboras en la hejmo. Malofte ili vidas siajn nomojn sur la ĉefa pordo aŭ en la telefonlibro.
Tiuj virinoj aŭdas multfoje ke ili ne havas profesion kaj ne faras veran laboron. Verdire, en nia moderna socio, laboro signifas la plenumon de taskoj — ne gravas kiel malutilaj aŭ senvaloraj — por kiuj oni ricevas pagon.
Salajro estas malbona kriterio por «laboro». Kio okazas kiam iu alia virino transprenas la rolon de la dommastrino por fari parton de ŝia laboro dum parto de la tago? La respondo estas ke ĉiuj rigardas ŝin kiel la plej gravan, laboreman, kapablan kaj nemalhaveblan personon en la domo, simple pro tio ke ŝi ricevas monon kaj socialajn beneficojn por sia laboro.
Ekde la momento kiam en nia moderna socio virino naskas, ŝi estas kondamnita al neniam ĉesanta labortago kaj ŝi ofte konstatas ke ŝi kun sia infano subite izoliĝas de la cetera socio. Niaj ekonomikistoj kaj politikistoj ankoraŭ ne rompis la kapon por elpensi kiel ŝia labortago povus fariĝi malpli longa kaj pli facila.
Krome la sola rimedo kiun ili povas proponi kontraŭ ŝia izoliteco (kiu povas finfine okazigi mensan kolapson) estas sendi ŝian infanon al vartejo dum 9 aŭ 10 horoj ĉiutage, sub tute ina zorgo, kaj doni al la patrino alian oficon — sendube kontraŭ malalta salajro, cetere.
Kial okazas, ke nuntempe la infanoj estas pli kaj pli rigardataj kiel multekosta kaj nenecesa ŝargo, ĝeno kaj problemo? Ĉu ni ne forgesas, ke la estontecon de la mondo decidos la kresko- kaj evolu-ebleco, kiujn ni donas al niaj infanoj, kaj la konscio pri valoroj, kiun ni starigas en ili?
- 17 –
— pàgina 18 —
Dum la infanoj pli kreskas, la patrino kiu laboras en la hejmo povas pli libere moviĝi. Sed eĉ tiam ŝi ankoraŭ povas trovi la manojn plenaj dum ŝi laboras pri projektoj kiuj estas esencaj por ŝia familio kaj por la komunumo.
Ŝi havas tempon por prizorgi la membrojn de sia familio, sanajn kaj malsanajn, junajn kaj maljunajn, krome foje ankaŭ aliajn. (Je la fino de 1972 ni havis en Norvegujo 456 712 infanojn sub la aĝo de sep jaroj, sed por nur 19 000 estis lokoj en infanvartejoj. Troviĝis 194 910 norvegoj kiuj aĝis almenaŭ 75, sed por nur 32 000 el ili estis loĝebleco en prizorgejoj.)
Ŝi prizorgas siajn hejmon, vestojn, meblaron kaj tolaĵojn por eviti la aĉetadon de novaj antaŭ ol vere necesas.
Ŝi aĉetas ŝtofon kaj lanon por kudri kaj triki vestaĵojn.
Ŝi aŭ akiras aŭ produktas manĝaĵon kaj se ŝi loĝas ĉe bieno ŝi semas kaj rikoltas.
Ŝi aliĝas al studgrupoj por plibonigi siajn kvalifikojn.
Ŝi faras socialan laboron en la komunumo kaj persvadas la lokajn instancojn doni prioritatan subtenon al projektoj por helpi infanojn, adoleskulojn kaj maljunulojn.
Entute, ŝi estas, nekonscie, efektiva ekologo.
[BILDO p.18] Desegnaĵo de virino kiu pendigas lavitajn tolaĵojn sur ŝnuron per vestopingloj; apud ŝiaj piedoj staras sitelo kun tolaĵoj.
- 18 –
— pàgina 19 —
Virinoj en ĉiuj mondpartoj havas multe da komunaj interesoj, pli laŭ mia opinio ol la viroj. Prizorgi bazajn vivbezonojn estas precipe nia afero, kie ajn ni loĝas.
Do kial ni ne laŭte protestas kiam ni aŭdas ke ni estas ekonomiaj ŝargoj sur niaj edzoj? Kial ni ne leviĝas kolere kiam oni nomas nin ĝeno al la socio ĉar ni faras nenion, kio aldonas al la Malneta Nacia Produkto?
Estas ja malrespekte diri al ni, ke ni ne helpas konstrui la socion nek aktive partoprenas en la disvolviĝo de nia lando. Aliflanke mi opinias, ke ni devas ĝoji, kiam homoj diras ke ni ne ludas rolon en la konstruado de la «brava nova mondo»* de teknologio, regata de komputeroj.
La viroj en nia moderna socio konstruis por si gigantan ludejon kaj plenigis ĝin per maŝinaro, mono kaj financo, teknologiaj subtilaĵoj, armiloj kaj intelektaj ekstremoj.
Kelkaj virinoj volas nenion pli ol iri en tiun ludejon kaj labori sub la gvido de la viroj. Hodiaŭ niaj viroj strebas allogi ĉiujn norvegajn virinojn en siajn ludejon ĉar ili bezonas helpantojn. Sed ilia pensado estas skizofrenia. Ili volas la virinojn en sia ludejo, sed ili tute ne povas fronti siajn hejmojn sen la «virineto».
Oni diras, ke la virinoj, kiuj pakas ĉokoladojn dum ok horoj ĉiutage, trovas kontentigon pro sia partopreno en la inspira procezo de la produktado. Laŭ ia mistera maniero, la vorto «produktado» fariĝis sinonimo de «pagata laboro».
Verdire, multaj el tiuj ĉi virinoj efektive trovas kontentigon — sed ne pro la pakado de ĉokoladoj. Ili trovas ĝin produktante esencajn varojn kaj servojn en la propraj hejmoj post la laborhoroj, nokte, sabate, dimanĉe kaj dum la somera ferio.
Mi ne vidas validan kialon por ne kalkuli ĉi tiun produktivan hejmlaboron laŭ mono. Ni devas nur fiksi tarifojn por gravedeco, nasko kaj vartado, kaj ni ne forgesu, ke la homa lakto estas valora nutraĵo, kiu meritas altan prezon.
Ankaŭ necesas specialaj tarifoj por kromlaboro, ferio-pago, kaj rekompenco por maloportunaj laborhoroj, nokta laboro, dimanĉa laboro ktp.
* Aludo al fantazia romano de la brita aŭtoro Huxley (Haksli).
- 19 –
— pàgina 20 —
La finkalkulo estus astronomie alta. Kaj finfine la ekonomikistoj devus konfesi, kial la virina laboro neniam estas enprimata laŭ mono, kvankam ĝi ja estas kalkulebla. Verdire, ne ekzistas sufiĉe da mono en la mondo por ĝin rekompenci.
Ni scias ke la «evoluo», kiun tre kleraj viroj instigas en industriaj landoj, jam venigis nin al la rando de katastrofo. Kaj ni virinoj de la mondo je nia eterna honto faris malmulte por haltigi ilin.
La viroj malŝparas krudajn materialojn, kiujn ili neniam povos anstataŭigi. Ili foruzas bonan humon kaj ŝanĝas ĝin en sablon kaj asfalton. Ili endanĝerigas la manĝoprovizon en la maro sen kiu la homoj de la mondo ne povas pluvivi.
Ili similas al aŭtomobilistoj kiuj retroŝoforas al la abismo dum ili fikse rigardas antaŭen. Ĝis nun la aŭtoj ne malsuprenfalis ĉar la virinoj funkciis kiel bremsoj.
La multaj esencaj varoj kaj servoj, per kiuj la virinoj provizas la hejmon, ne postulas grandan konsumadon de naturaj rimedoj. Nur kiam la virinoj paŝas en la viran ludejon kaj akceptas virajn valorojn, ili helpas malriĉigi la mondon.
Du malsamaj vivstiloj ŝajne disvolviĝas tra la tuta mondo — unu farita kaj praktikata de la viroj kaj la alia de la virinoj. Ekzistas vera konflikto inter la du — silenta lukto de unu sistemo de kriterioj, ligita al mono, teknologio kaj ĉio mezurata laŭ «vivnivelo», kontraŭ alia, bazita sur tiu plenumo de fundamentaj korpaj kaj mensaj bezonoj, kiun ni nomas «kvalito de la vivo».
Ni, la virinoj de la mondo, devas skuzi niajn kapojn. Ni elpensu. Ni parolu al niaj viraroj. Ni elpaŝu ekster la domojn kaj devigu la virojn elpaŝi ekster siajn ludejojn. Ni kunvenigu kiel partneroj kaj egaluloj, aŭskultu, parolu kaj laboru kune. Kune ni eltrovu, kiel ni povas harmoniigi la vivstilojn de la viroj kaj la virinoj kaj kune klopodi savi la mondon, kiun heredos niaj infanoj.
Artikolo el Unesko-kuriero aŭg-sep 1975 tradukita de Grace Kirkwood (Grejs Kerkŭud) Cobi Pothuizen (Kobi Pothejzn)
- 20 –
Núm. 4, octubre de 1980
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 4, octubre de 1980.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Numero 4 — Oktobro 1980
Sendependa novaĵletero
Ĉi tiu numero enhavas pli da «internaj» informoj ol kutime, do pli pri virina agado en la Esperanto-movado kaj malpli pri virinoj ekster nia sfero. Legantoj havos variajn opiniojn pri tio, sed laŭ mi ĝi estas pozitiva evoluo. Ĝi signifas, ke ni nun mem ekfaras sufiĉe je praktika nivelo por plenigi preskaŭ ĉi tiun tutan numeron de SkE.
Pro la aktualeco de la temoj en ĉi tiu numero, mi estis devigata prokrasti pli frue ricevitan materialon. Mi pardonpetas al la multaj homoj, kiuj sendis leterojn kaj artikolojn por kiuj mankas spaco ĉi-foje. Mi provos aperigi iliajn kontribuaĵojn en la venonta numero.
En la fino de la unua jaro de apero de SkE, mi kaptas la okazon por danki la kunlaborantojn kaj perantojn, kies nombro ĉiam kreskas. Mi mencias precipe Dermod Quirke, kiu ne nur presas la bultenon, sed ĉi-jare ankaŭ finance helpas interalie per senpaga provizado de papero, kovertoj kaj stenciloj. Tamen, ni ne povas daŭre apogi nin sur la subvenciado de unu homo — kaj tio signifas, ke la prezo nepre devas altiĝi. SkE do ekde nun kostas 12 gld. por kvar numeroj.
Laŭ la kvanto de kontribuaĵoj, SkE plenumas bezonon, sed bedaŭrinde la nombro de abonantoj restas relative malalta. Tio nun fariĝas aktuala temo, ĉar por multaj legantoj ĉi tiu estas la lasta numero, kiun ili ricevos per sia nuna abono. Se vi trovas kunsenditan re-abonslipon, ni tre forte petas vin renovigi vian abonon. Preparo de numero de SkE postulas multe da laboro. Pruvu al ni, ke tiu laboro valoras!
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj) 12,00 gld. aŭ 15 irk.
Sendu internaciajn respondkuponojn rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4412211.
Limdato por la venonta numero: 15a de decembro.
Redaktoro
Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197D 3021 CA Rotterdam Nederlando
Kunlaborantoj en ĉi tiu numero
Audrey C.E. Childs-Mee Probal Daŝgupto Lembe Laanest Charles Power Dermod Quirke Sybil Sly
Presita de The Strangled Vole Press, Londono.
Perantoj
Internacia (prezo: 14,50 gld.): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto n-ro 37 89 64 (UEA): Banko: Mees & Hope, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto n-ro 25.52.89.804).
Argentina: Hugo A. Lingua, Casilla de Correo 278, RA-2000 Rosario (S.Fe).
Brita (prezo: £3,00): Dermod Quirke, 18 Trouville Road, London SW4 8QL. Ĝirkonto n-ro 12 463 0006. Pagante per ĉeko al Dermod Quirke, eksterlandanoj bonvolu aldoni £1 por bankkostoj.
Franca: Anne Elise Amblès, 51, Rue Blanche, F-75009 Paris.
Itala: Alessandro Panerai, Via Pistoiese N457, I-50010 Campi-Bisenzio (Fi).
Japana: Hukunaga Makiko, Nerima-ku, Kamisyakuzii 1-739, Midori-sō 2-1, Tokio, 177. Ĝirkonto n-ro Tokio 0-99911.
Norvega: Margrete Landmark, Buerstad, N-3135 Torød. Poŝtĉekkonto n-ro 5 73 61 29.
Nov-zelanda: J.T. Allan, 12 Lonsdale Crescent, Wellington 3.
Usona (prezo: $6,50): Charles Power, Nieuwe Binnenweg 197B, 3021 GA Rotterdam, Nederlando. (Pago per ordinara enlanda usona ĉeko al la nomo Charles Power.)
— 2 —
— pàgina 3 —
Virinpolitiko ĉe UN
Eliza Kehlet
[BILDO p.3] Nigra emblemo: la virina simbolo (cirklo kun kruco sube) kunfandita kun la egalecsigno, formanta stiligitan bildon.
En la lastaj semajnoj de julio ni plurfoje aŭdis en la novaĵ-elsendoj la lastajn informojn el Kopenhago pri la okazintaĵoj ĉe la UN-Konferenco de la Jardeko por Virinoj kaj la paralela Forumo organizita de ne-registaraj organizaĵoj en konsultaj rilatoj kun UN. Ĝenerale tiuj informoj spegulis la favoratajn temojn de la amas-komunikiloj kaj montris nur la plej dramajn eventojn de la Konferenco.
Sed kiel evoluis la pli rutina laboro dum la du semajnoj? Eliza Kehlet (kejlet), antaŭa membro de la Komisiono de UEA pri Virina Agado, partoprenis kiel neŭtrala observanto de UEA, kiu estas ne-registara organizaĵo en konsulta stato kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN. En ĉi tiu artikolo ŝi raportas pri siaj impresoj pri la du aranĝoj.
Cetere, Eliza ĵus fariĝis estrarano de UEA. Interalie, pro la multaj novaj kontaktoj kiujn ŝi faris dum la Konferenco, ŝi estas la unua estrarano de UEA pri virina agado kaj denove eniras la Virinan Komisionon, nun kiel gvidanto.
Oni en la gazetaro multe trumpetis la fakton, ke dekkvino da registaraj delegacioj estis sub gvido de viroj — sed oni ne same forte atentis, ke ĉiuj aliaj (ĉ. 100) estis gvidataj de virinoj — kaj ke multaj delegacioj tute ne enhavis virojn. En tiu konteksto ni devas memori, ke en diversaj landoj ĝis nun virinoj ne havis saman aliron al supera eduko kiel viroj, kaj pro tio mankas tie ankoraŭ virinoj kun la necesaj kvalifikoj.
La televidraportistoj ariĝis ĉirkaŭ la aerpirato Leila Khaled kaj kelkaj aliaj spektaklaj virinoj (kiuj ne ĉiuj venis nur por altiri specialan atenton). Sed ili grandparte
— pàgina 4 —
forgesis rakonti, ke dum manifestacioj de tiu aŭ alia speco, kiujn partoprenis ĉiam nur frakcioj de la tuto, [nelegebla]oj da aliaj virinoj serioze laboris pri la enorma tag[?]o kaj plenŝtopita programo, kaj en la registara konferenco kaj en la alternativa Forumo de la ne-registaraj organizaĵoj. Ofte mi, hejmenveninte, nur vespere per la televido eltrovis, kiaj manifestacioj okazis dumtage.
Ofte oni plendis pri la politikigo de la UN-konferenco, pretervidante la evidentan fakton, ke necese ĝi devas esti politika. La delegacioj estis registaraj kaj kiel tiaj reprezentis la propraĵn hejmajn registarojn kaj kies liniojn. Postuli, ke virinkonferenco estu nepolitika, estas miskompreno; virinaj aferoj kaj demandoj ja postulas virinpolitikon, kaj tio devas esti normala parto de la ĝenerala politiko de lando. Ĝuste, oni neniam plu povos ŝovi la virinojn en angulon kaj admoni ilin tie prizorgi siajn propajn aferojn.
Dum en la UN-konferenco la simultana interpretado funkciis kiel kutime — t.e. kun teknikaj kaj sindikataj malfacilaĵoj — la Forumo severe suferis je preskaŭ kompleta manko de interpretado, pro manko de monrimedoj. Volontula, foje simultana, foje sinsekva, tradukado al la franca kaj hispana ekestis sporade, tradukado al la angla kelkfoje iom pli bone funkciis.
La franc- aŭ hispan-parolantoj post nur malmultaj tagoj formis siajn grupojn kaj starigis propran programon, ĉar ili ne povis komuniki kun la angle parolanta majoritato (al kiu mi devis aparteni ĉi tie) — sed la diskriminacio estis sentebla ambaŭdirekten: usona virino plendis al mi dum interparolo pri sia nekapablo komuniki kun la minoritatoj. En Foruma plenkunsido (improvizita; la Forumo ne antaŭvidis ĝin) mi proponis esplori la eblecon solvi tiajn problemojn eble almenaŭ parte per internacia neŭtrala lingvo. La propono estis bele akceptita, sed mi forte supozas, ke ĝi mortis en paperkorbo aŭ tirkesto.
Mia persona gajno el la du semajnoj en Kopenhago estis la kontaktoj kun tre interesaj virinoj. La gajno por la virinoj en la mondo estas, apud agadplano por la dua duono de la Virina Jardeko, ankaŭ la subskribo de la UN-Konvencio pri Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj fare de multaj ŝtatoj — kaj ĝia ratifiko fare de kelkaj, kiuj espereble baldaŭ fariĝos multnombraj.
— 4 —
— pàgina 5 —
«Ni devas mem pli konsciiĝi…
… antaŭ ol ni povos ŝanĝi la sintenojn de aliaj.» Tio estis la konkludo, kiu plej elstaris en la fina kunsido pri diskriminacio kontraŭ virinoj, kiu okazis dum la Kongreso en Stokholmo. La partoprenantoj menciis diversajn aspektojn de la antaŭjuĝoj pri virinoj: iliajn fizikajn diferencojn de viroj, ilian rolon kiel naskantoj, la fortan influon de religioj, la nerekonon de ilia senpaga laborado. Sed multaj ĉeestantoj opiniis, ke oni ne povas plibonigi la situacion simple per novaj leĝoj. Ili atentigis, ke la tradicio ofte kontraŭlaboris iliajn personajn provojn ŝanĝi rolojn en siaj familioj. Necesas ankaŭ eduko por egaleco en la lernejoj, por apogi la privatajn klopodojn en la hejmo.
Verŝajne la plej valora aspekto de la diskutoj estis la persona enpletiĝo de pluraj parolantoj dum ĉi tiu fina kunsido. Ili evidente forte sentis la neceson pli konscii mem kaj konsciigi konatojn pri la regantaj sintenoj pri virinoj. Unu homo proponis, ke hejme oni formu grupon, eĉ se nur kun amikinoj, por evoluigi sian atenton pri tiu temo. Ĉeestanto memorigis, ke tamen la sintenoj ŝanĝiĝas nur malrapide. Sed alia replikis, ke niajn proprajn sintenojn ni povas ŝanĝi, kaj fari tion tuj. Lasta komento estis: «Ni devas fieri, ke ni estas virinoj!»
La diskutoj okazis dum tri du-horaj sesioj, sed granda parto de la unua estis perdita per ĝenerala prezento pri la tuta aranĝo rilate la kongresan temon, divido de la partoprenantoj en grupojn ktp. Multe pli da homoj ĉeestis la kontraŭvirinan branĉon de la seminario ol ni antaŭvidis, tiel ke mi lastminute devis fariĝi gvidanto de diskutrondo, aldone al la jam antaŭviditaj gvidantoj, Linnéa Edsenius kaj Märtha Andréasson. Dum la tria sesio okazis interŝanĝo de gvidantoj kun la aliaj du ĉefaj branĉoj de la seminario, pri etna-rasa kaj ekonomia diskriminacioj, kun la celo konstati la rilatojn inter la diversaj formoj de diskriminacio. La lasta formalaĵo estis prezento pri la tuta seminario dum la Dua Ĝenerala Kunsido.
Nun, sciante la kadron de la diskutoj, vi povas legi kelkajn impresojn, pozitivajn kaj negativajn, de la partoprenantoj mem.
ab
— pàgina 6 —
En nia grupo ni diskutis pri la diferencoj en komunikado inter viroj kaj virinoj. Dum tri kunsidoj ni provis analizi la situacion por la virino en diversaj landoj. Ni konstatis ke ekzistas diskriminacio pro la tradicio (foje per helpo de la religio, laŭ kiu la virino ofte estas malmulte valora) kaj antaŭjuĝoj, kiujn multaj virinoj mem dividas. Ni ĉiuj devos esti singardaj kaj observemaj pri tiuj antaŭjuĝoj.
Tre interese estis, ke ni la lastan kunsidon ŝanĝis diskutgrupojn por scii[?] al la ceteraj grupoj pri kio ni okupis nin. Do, dum Anna Brennan, Loes Demmendaal (lus demendaal) kaj mi raportis pri niaj tri grupoj pri diskriminacio kontraŭ virinoj, la du grupgvidantoj pri rasa-etna kaj ekonomia diskriminacioj ankaŭ ŝanĝis grupojn. Tio fakte estis tre interesa, ĉar tie oni rimarkis kiel preskaŭ malamika estas la sinteno kontraŭ ni, kiuj okupas nin pri virinaj aferoj. Precipe en unu grupo oni rimarkis tiun sintenon. Ili ja, kontraŭ sia volo (ĉar ili elektis diskuti ekonomiajn aŭ rasa-etnajn problemojn), devis okupi sin pri niaj «bagatelaj» aferoj. En la unua grupo virino foriris kaj en la dua kaj viroj kaj virinoj.
Tiu temo, diskriminacio kontraŭ virinoj, estis menciita ankaŭ en la prelego, kiun prezentis Birgitta Wistrand, prezidanto de la virina asocio Fredrika-Bremer-förbundet. Ŝi faris tre ŝatatan prelegon pri la situacio por la svedaj virinoj en la socio kaj la labormerkato. Post la prelego ŝi respondis demandojn. Iva Åberg (oberj) faris skriban tradukon de ŝia prelego kaj ĝi estis disdonita al la ĉeestantoj, kiuj provis sekvi ŝian paroladon en siaj paperoj; aranĝo, kiu ne tute kontentigis ĉiujn, ĉar estis malfacile ĝui la prelegistinan voĉon, kiam oni ne komprenas la vortojn, kiujn eldiras ŝia buŝo. Ni esperantistoj ja estas tre dorlotataj!
Märtha Andréasson ♀ (merta), Svedujo
Se oni tro emocie reagas kontraŭ la kontraŭvirinaj maljustaĵoj, oni riskas komenci kontraŭviran diskriminacion, kvankam la celo estas egaleco kun viroj. Se, tamen, oni nur intelekte konscias, ke ja ekzistas maljustaĵoj kaj do oni teorie devus fari ion pri tio kvankam la vivo estas sufiĉe komforta, oni riskas flosadi en maro de apatio.
Inter la du estas la meza vojo.
Mi iom timas, ke la tendenco dum la kunsidoj en Stokholmo estis resti ĉe la apatia ekstremo. Du aferoj prilumigis la situacion
– 6 –
— pàgina 7 —
por mi, tiurilate.
Unue, kiel diskuttemo estis menciita la pretendo, ke viroj paroladas pli multe ol virinoj, malgraŭ ĉiuj tradiciaj asertoj. La partoprenantaj viroj bele pruvis la pretendon, kvankam la virinoj estis pli multnombraj. Oni do ricevis la impreson, ke la viroj pli volas defendi virinajn rajtojn ol la virinoj mem!
Due, plejparte mankis eksterokcidenteŭropaj partoprenantinoj. Oni tamen emas kredi, ke ĝuste tiuj estas bezonataj en tia rondo.
Rekomendoj por la estonteco? Jene:
Estu je la komenco de almenaŭ kelkaj seminariaj kunsidoj prelegeto pri specifa problemo por stimuli la sekvontan diskutadon.
La gvidanto de la diskutgrupo havu specifajn, ne tro ĝeneralajn diskutendajn punktojn por eviti tro sencelan vageman debaton. La temoj de ĉiuj seminariaj kunsidoj estu antaŭe prikonsentitaj inter la gvidantoj por konduki al kunordigitaj konkludoj.
Oni elserĉu triamondulinojn por fari prelegetojn.
Diccon Masterman ♂ (dikn mastaman), Britujo/FR Germanujo
En Stokholmo mi partoprenis en la diskutgrupo pri diskriminacio kontraŭ virinoj kaj aprobis ĝian formon kaj varme laŭdas la altan nivelon de kontribuoj. Precipe evidentiĝis la profunda pripensado kaj diligenta preparado kiujn faris la partoprenantoj. Mankis en la enhavo tempomalŝparaj kliŝoj; oni parolis nur pri faktoj kaj propraj spertoj. Aparte interesis min la raportoj kiujn donis alilandanoj.
Nancie Durham ♀ (nansi durm), Britujo
Kritikon oni rajtas havi, sed laŭ mi, ĝi devas esti pozitiva, almenaŭ konstrua. Kaj tia kritiko estas mia sola celo.
En Stokholmo mi iris al la unua kunveno pri diskriminacio kontraŭ virinoj. Partoprenis sufiĉe multe da homoj, viroj kaj virinoj. Ŝajne tiu fakto kaŭzis embarason ĉe la gvidantinoj. Ĉu oni ne antaŭe konsideris tiun eblecon?
Daŭris almenaŭ iom da tempo antaŭ ol ili dividis la grupon en tri partojn. Ĉu oni restos en la sama salono, ĉu du grupoj serĉu
– 7 –
— pàgina 8 —
aliajn lokojn, kien fari? Denove ni perdis valoran tempon. Fin-fine grupo sub gvidado de s-ino Edsenius foriris, kaj mi estis inter ili. Ne estis facile trovi alian lokon; ni estis forpelitaj du fojojn.
Fine la diskuto povis komenciĝi. S-ro Umeda el Japanujo rakontis pri la situacio en sia lando kaj montris ke la japaninoj estas ankoraŭ traktataj kiel duarangaj estaĵoj. Poste s-ro Blanke el GDR klarigis al ni ke en lia lando tute ne plu ekzistas diskriminacio, nek kontraŭ virinoj nek sur aliaj terenoj de la socia vivo.
Mardon ĉeestis ankaŭ s-ro Faal el Gambio (Afriko), kaj ni parolis pri virina cirkumcido kaj ĉu ni povus fari ion tiurilate. Mi atentigis, ke laŭ konsilo de virinoj el tiu mondparto (ili donis tiun konsilon dum la konferenco pri virinoj en Kopenhago), ni nepre ne enmiksiĝu en tiu afero, kio por la koncernaj homoj ŝajnas kiel nova atako de la okcidento. Kaj krom tio, ni havas ankoraŭ tiom multe por fari en la propraj regionoj.
Poste oni demandis, ĉu mi pretas dum la Dua Ĝenerala Kunsido respondi al eventualaj demandoj. Ĉar mi legis en la Kongresa Libro ke oni faras diskutojn pri la konkludoj de la seminarioj kaj diskutgrupoj, mi demandis ĉu mi devas prepari resumon pri nia diskutado. La respondo estis: tio ne estas bezonata, ĉar ni nur devos respondi al demandoj. Vendredmatenon ni kunvenis en malgranda rondo kaj mi starigis la saman demandon… kaj akiris la saman respondon.
Do venis la Dua Ĝenerala Kunsido. Kaj kiam s-ino Brennan kaj mi sidis sur la podio, d-ro Corsetti, kiu gvidis la kunsidon, petis nin fari resumon. La viroj, kiuj gvidis la aliajn grupojn, donis siajn resumojn kaj konkludojn. Nu, kion fari?
Simple ne eblis fari konkludojn, ĉar mi nenion sciis pri la aliaj du grupoj, nur pri la propra. La viroj klare eksplikis siajn temojn. Kaj ni, la virinoj, agis precize tiel, kiel atendis la viroj, montrante ke ni ne scias fari taŭgan laboron. Mi vere hontis. Ne pro mi mem sed pro la fakto ke virinoj denove donas stultan impreson.
Mi vere ne povis diri ion, mi eĉ ne scias kiom da homoj partoprenis en nia seminario, nek kiom da viroj, kiom da virinoj, nek el kiaj mondpartoj ili venis, nek kiaj estis la konkludoj kaj planoj de nia seminario, nenion!
Ni estas virinoj kaj ni ne sentas nin duarangaj estaĵoj; ni esperas ke nia decidema sinteno iamaniere helpos tiujn virinojn, kiuj ankoraŭ ĉiutage suferas pro diskriminacio; sed ni povas fari tion
– 8 –
— pàgina 9 —
nur kondiĉe ke ni mem montru al la cetera mondo ke ni, same bone kiel la viroj, scias organizi niajn aferojn. Ni faru tion estonte!
Els Kervers-van Tholen ♀ (fan tolen), Nederlando
La seminario interesis min kaj fakte donis al mi pli larĝan komprenon pri la multfaceta demando pri diskriminacio kontraŭ virinoj. Oni tuŝis aspektojn pri kiuj mi neniam pensis antaŭe. Ekzemple pri tio, ke la virinoj havas sian propran «lingvon». Estis ankaŭ dirite ke la virinoj havas en sia propra sinteno la kaŭzon aŭ instigon al diskriminacio.
Pripensiga estas la dilemo de la viro kiu volas esti lojala al la emancipita virino. Se li estas ĝentila, cedas al ŝi lokon ktp., oni eble diros ke li diskriminacias. Se li ne tion faras, oni diros ke li estas malĝentila.
Evidentiĝis ankaŭ ke la situacio de la virinoj estas tre malsimila, de unu lando al la alia, de unu kulturo al la alia. Pli diversa ol ni senpere konscias. Kaj mi ekpensis ke ni eble devus esti pli singardaj kiam ni alproksimiĝas al virinoj de aliaj kulturoj kaj parolas al ili pri egalrajteco. Estas eble ke ili ne deziras havi egalrajtecon, kaj ni ne rajtas trudi al ili niajn konvinkojn pri la demando. Certe ne estas nur ni kiuj pravas!
Mi estas kontenta pri la maniero aranĝi la seminarion. Sed estus dezirinde iel klopodi pli aktivigi la pasivajn virinojn kiuj neniam kuraĝas malfermi la buŝon. Tial mi proponas ke oni okazigu seminarion pri parolteknilo. Dum la kongresoj oni ankaŭ devus okazigi Esperanto-kursojn por komencantaj kaj por progresintaj virinoj. Ĉu eble oni povus, nacilingve, sendi demandaron al la edzinoj, ne-esperantistinoj, por klopodi eltrovi kial ili ne lernis Esperanton, kial ili partoprenas kongresojn? Ĉu ili dezirus partopreni kursojn aranĝitajn nur por kaj de virinoj?
Pepita de Caspary ♀ (kaspari), Norvegujo
[REKLAMO p.9] «Ni laboras — POR PRODUKTI NUMERON DE SkE. PRUVU AL NI, KE TIU LABORO VALORAS! SE VIA ABONO FINIĜAS PER ĈI TIU NUMERO, REABONU!» Apude, desegnaĵo de virino kun ĉagrenita mieno, kun mano ĉe la brusto, vestita per malhela vestaĵo kun steletoj.
– 9 –
— pàgina 10 —
Ignoro de virinoj
Okazas du specoj de lingva diskriminacio kontraŭ virinoj en nia socio: vorta diskriminacio kaj maniera diskriminacio. Tiuj du variaĵoj estis la temo de kongresa prelego de Probal Daŝgupto: «Lingva ignoro de virinoj». Probal akcentis ĉefe la rolon de maniera diskriminacio, kiu, li diris, estas direktita kontraŭ la lingvo-uzo de virinoj. Sed, agnoskante la apartan intereson de esperantistoj pri sia propra lingvo, li dediĉis sufiĉe da tempo ankaŭ al vorta diskriminacio, tio estas la maniero laŭ kiu lingvo okupiĝas pri virinoj.
Citante usonan lingvistinon Robin Lakoff (lejkof), Probal atentigis, ke la lingvo-uzo de virinoj kutime estas orientita al la sentoj de la parolanto kaj al ŝia rilato kun la kunparolanto. La pli «objektiva» lingvo-uzo de viroj, aliflanke, estas oportuna rimedo por atingi la celojn de la parolanto mem.
Ĉu eblas ŝanĝi la periferian socian rolon de virinoj per ŝanĝo de lingvo-kutimoj? Probal ne akceptis la konkludon de Lakoff, ke la lingvo-uzo nur spegulas la realan situacion, do necesas ŝanĝi la mondon por ke la lingvo ŝanĝiĝu. Li diris, ke ĉiuj homoj devas plenumi sian tutan lingvan potencialon kaj ne limiĝi al la rolo asignita al ili pro sekso.
En la dua parto de sia prelego, kiu temis pri vorta diskriminacio, Probal komentis, ke nia nuna interesiĝo pri seksismo en Esperanto nur postsekvas similajn diskutojn rilate al naciaj lingvoj. Li donis plurajn pensigajn ekzemplojn pri diskriminacia traktado de inaj formoj en Esperanto, kun aludo interalie al la difinoj kaj citaĵoj pri la vortoj vidvo kaj sorĉisto en PIV.
Tiu prelego estis kontribuo al la kongresa temo. Ĉeestis ĝin multaj homoj, kiuj ne partoprenis la seminarion pri diskriminacio kontraŭ virinoj. Pluraj el la postaj demandoj ne rekte traktis la enhavon de la prelego, sed tuŝis pli ĝeneralajn aspektojn de la temo, ekz. diferencojn inter la vestoj de virinoj kaj viroj. Tio implicas, ke la enhavo estis nova por multaj el la aŭskultantoj – sed krome, ke ili ne tute apreziz ĝian signifon. Certe, la esperantistaro bezonas ankoraŭ pli informiĝi pri tiu temo.
– 10 –
— pàgina 11 —
Praktikaj ekpaŝoj
Ne sufiĉas nur nomi siajn celojn; necesas ankaŭ pensi kiel realigi ilin. Multaj praktikaj ideoj estis proponitaj dum la publika kunsido pri virina agado en la Kongreso, kiun ĉeestis pli ol 30 homoj (plejparte virinoj), sed bedaŭrinde mankis la tempo por bone trakti ilin. Tamen trarigardante ĉi tiun bultenon, vi konstatos, ke ni jam eklaboras pri du el la sekvontaj sugestoj:
Ni klopodu regule aperigi artikolojn en Esperanto-gazetoj, por konsciigi la ĝeneralan publikon pri la problemoj de virinoj. Krome, ni provizu pretan materialon por tiuj, kiuj volas prelegi pri tiu temo. Tamen al multaj virinoj mankas sperto pri publika parolado, do ni organizu kurson por helpi ilin. Por tiuj, kies ĉefa interesiĝo estas ekstera agado, ni preparu informilon por traduko. Kaj fine, ni organizu semajnfinan renkontiĝon, dum kiu ni okupiĝos pri tiuj ideoj.
Tiuj sugestoj baziĝis sur la celoj de la Komisiono pri Virina Agado, prezentitaj dum la kunsido. Ili estas:
- Konsciigi la homojn en la Esperanto-movado pri la sociaj problemoj de virinoj.
- Eduki esperantistinojn superi tiujn problemojn.
- Kontakti kun naciaj virinaj asocioj.
- Altigi la proporcion de virinoj en la Esperanto-movado.
Celoj 1 kaj 2 temas pri interna agado inter geesperantistoj, kaj 3 kaj 4 temas pri ekstera agado. Dum la kunsido Loes Demmendaal metis la jenajn demandojn, kiuj rezultigis tre energian diskuton: Ĉu ni koncentriĝu pri la interna aŭ la ekstera agado? Ĉu nia laboro en la Esperanto-movado estu direktata ĉefe al virinoj (celo 2) aŭ al ĉiuj (celo 1)?
La kontribuoj estis tre variaj, kaj ne eblas paroli pri «fina decido» de la ĉeestantoj. Tamen pluraj homoj emfazis la neceson eduki nin mem por atingi aliajn. Kompreneble tio ne malhelpos, ke tiuj kiuj interesiĝas precipe pri ekstera agado dediĉu siajn energiojn al tio. Pri la dua demando la opinioj estis dividitaj; kelkaj substrekis la neceson konsciigi kaj virojn kaj virinojn, dum aliaj atentigis pri la problemoj de laboro en miksitaj grupoj, kie la viroj emas superregi la debaton. Tial unu-du ĉeestantoj proponis, ke trejnado okazu en unu-seksaj grupoj.
– 11 –
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
[BILDO p.12] La rubriktitolo «Antaŭen kaj…» presita blanke sur nigra makulforma fono.
SPACAJ virinoj
La 16an de junio 1963, Valentina V. Tereŝkova, juna fabrika laboristo, fariĝis la unua kosmonaŭtino. Dua ankoraŭ ne aperis. Multaj virinoj en Soveta Unio sin proponas letere, sed la tre aktiva soveta spacprogramo en la momento ne akceptas virinajn kandidatojn por kosmovojaĝado. Generalo Vladimir Ŝatalov lastatempe malkaŝis al la brita novaĵagentejo Reuters (rojtez) siajn sentojn pri la maljusteco de la situacio – tamen el la vidpunkto iom alia ol feminisma: laŭ li, irigi virojn en la kosman profundaĵon sen virina societo estas «iaspeca atenco kontraŭ la homaj rajtoj». La usona kosmo-esplora agentejo NASA, kiu laste enspacigis homojn (ĝis nun nur virajn) en 1975, nun trejnas plurajn virinojn kaj okupiĝas pri solvo de rilataj problemoj (ekz. nul-gravita menstruado) prepare al virina partopreno en la plurfoje prokrastita spacvolana programo. Tamen, du viroj konsistigas la unuan spacvolanan teamon, kiu laŭ la nuna programo faros la unuan (provan) vojaĝon en 1981.
REVUO pri aziaj virinoj
Por eŭropanoj, kiuj volas ekscii pri la vivo de japanaj virinoj, aperis en junio la 2a «internacia» eldono de ege interesa revuo – en la angla. Feminist aperas en la angla unu fojon jare (pli ofte en la japana), kaj enhavas artikolojn ne nur pri Japanujo sed ankaŭ pri Hinda Unio, Koreujo, Ĉinujo kaj aliaj landoj.
La anglalingva eldono estas havebla de The Feminist Inc., Seien Bldg. No. 502, 1-3-2 Kita Aoyama, Minato-ku, Tokio, 107 kontraŭ ¥ 1200 al Tokio 4-51570; aŭ J.A. Taudin Chabot, Celsiusstr. 43, 3817 XE Amersfoort, Nederlando kontraŭ 10 gld. al pĉk. 140264.
ESPLORO pri sporto
Dum ili ludas en sportoj kiel korbopilko, bazopilko kaj retpilko, knabinoj ne pli probable ol knaboj vundiĝos. Tio estis la eltrovo de du-jara esploro ĉe la universitato de Vaŝintono pri inaj teamoj en kvar gimnazioj. La problemoj kiuj ĝenis specife knabinojn, ekz. inflamo de tendeno, rezultis el ilia malpli bona fizika stato kompare kun la plimulto de knaboj, facile korektebla per trejnado kaj ekzercado.
DUOBLA diskriminacio
Lernolibroj pri la angla instruas pli ol nuran lingvon. Ilia prezento de la virino estas eksmoda kaj stereotipa. En la centraj paĝoj de la junia numero de The E.F.L. Gazette («Gazeto pri la angla kiel fremda lingvo») Patricia Hill (patriŝa hil) ekzamenis plurajn kursojn por eltrovi, ĉu la prezento de virinoj pliboniĝis dum la lastaj jaroj.
Ŝi konstatis, ke la virinoj en
– 12 –
— pàgina 13 —
la libroj kutime aperas kiel dezirindaj – aŭ maldezirindaj – objektoj, taksataj nur laŭ sia aspekto. La viroj havas tre diversajn profesiojn, dum la virinoj estas dommastrinoj, sekretarioj, flegistoj k.s. Foje aperas «simbola» profesia virino, kiu tamen ne sufiĉas por kontraŭpezi la ĝenerale konvencian roldividon en la libroj. En Norvegujo kaj Svedujo «seksismaj» lernolibroj ne plu estas uzataj en lernejoj. Dum la venontaj jaroj funkcios politiko pri pozitiva diskriminacio en klopodo elradikigi stereotipajn ideojn ĉe junaj lernantoj.
SUKCESA publika protesto
Multaj japanaj virinoj agadgrupoj forte protestis, kiam ilia registaro decidis, en la komenco de junio, ne subskribi la Konvencion pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj. La japana registaro opiniis, ke la postuloj de la Konvencio tro diferencas de la ekzistantaj enlandaj leĝoj. Tamen ĝi ne povis ignori la reagon de la ĝenerala publiko, kaj fine devis ŝanĝi tiun decidon tuj antaŭ la UN-konferenco en Kopenhago. Rezulte, ankaŭ Japanujo subskribis la Konvencion dum la Konferenco.
LINGVA problemo ĉe forumo
La manko de interpretado ĉe la forumo, la paralela aranĝo kun la UN-konferenco pri virinoj, kaŭzis sufiĉe elstaran problemon por trafi eĉ la raportiston de la brita inisma revuo Spare Rib (netradukebla titolo!). Ŝi komentis pri la superrego de la angla per la vortoj: «Estis kvazaŭ la angla estus nerimarkebla, natura, dum la aliaj lingvoj estus ‘fremdaj'». Ŝi citis irakaninon, kiu diris, ke ankaŭ en la forumo ŝi fariĝas minoritatano. Bolivianino protestis, ke ŝi ne povas partopreni en la diskuto tiom kiom ŝi deziras; krome, ĉiuj afiŝoj estas nelegeblaj por ŝi, tiel ke estas malfacile eĉ trovi necesejon.
FAJROBRIGADISTINOJ
Virinoj nun rajtas labori en la brusela fajrobrigado, kiu ne nur ricevas ĉiam pli da helpopetoj, sed ankaŭ devas pritrakti pli variajn taskojn. En 1979, la brusela fajrobrigado ricevis pli ol 46 000 helpovokojn, sed nur 2 187 rilatis al incendio. Fajrobrigadistoj ankaŭ provizas malpli konatan socian servon. Necesas trovi novajn loĝejojn por la viktimoj de incendio; prizorgi infanojn, kies gepatroj kuŝas en hospitalo; foje helpi en stacidomoj kiam ne funkcias trajnoj ktp.
Informojn por ĉi tiu rubriko provizis: ♂Charles Power (ĉarlz paŭr), Ned.; ♂Probal Daŝgupto, Hind.; ♂Herman Deceuninck (dekeninkʼ), Belg.; ♀ Yamakawa Setsuko, Jap.
[BILDO p.13] Nigra rektangulo kun blanka stiligita skribo «…malantaŭen».
– 13 –
— pàgina 14 —
PROPORCIOJ DE VIRAJ & INAJ MEMBROJ DE UEA
| Lando | Viraj membroj | Virinaj membroj | Procentaĵo de virinoj |
|---|---|---|---|
| Acoroj | 1 | – | – |
| Afganujo | 1 | – | – |
| Albanujo | 1 | – | – |
| Alĝerio | 1 | – | – |
| Ned. Antiloj | 1 | – | – |
| Argentino | 60 | 11 | 15,49 % |
| Aŭstralio | 75 | 43 | 36,44 % |
| Aŭstrio | 47 | 12 | 20,34 % |
| Belgujo | 142 | 46 | 24,47 % |
| Bolivio | 1 | – | – |
| Brazilo | 235 | 42 | 15,16 % |
| Britujo | 221 | 93 | 29,62 % |
| Bulgarujo | 75 | 19 | 20,21 % |
| Ĉeĥoslovakujo | 94 | 28 | 22,95 % |
| Ĉilio | 11 | 2 | – |
| Ĉinujo | 10 | – | – |
| Danlando | 87 | 35 | 28,69 % |
| Ebura Bordo | 1 | – | – |
| Egiptujo | 2 | – | – |
| Ekvadoro | 3 | – | – |
| Etiopujo | 1 | – | – |
| Filipinoj | 1 | 1 | – |
| Finnlando | 125 | 124 | 49,6 % |
| Francujo | 401 | 162 | 28,77 % |
| Ganao | 2 | – | – |
| FR Germanujo | 322 | 90 | 21,84 % |
| Germana DR | 30 | 4 | – |
| Greklando | 12 | 7 | 11,76 % |
| Korenjo [?] | 27 | – | – |
| Kostariko | 3 | – | – |
| Kubo | 1 | – | – |
| Kuvajto | 1 | – | – |
| Libano | 1 | – | – |
| Luksemburgo | 11 | 3 | – |
| Madagaskaro | 1 | – | – |
| Malajzio | 1 | – | – |
| Malavio | 1 | – | – |
| Malto | 1 | – | – |
| Maroko | 2 | – | – |
| Martiniko | 1 | – | – |
| Maŭricio | 1 | – | – |
| Meksiko | 18 | 2 | 10 |
| Monako | 1 | – | – |
| Mongolujo | 1 | – | – |
| Nederlando | 247 | 173 | 41,19 % |
| Nepalo | 1 | – | – |
| Niĝerio | 3 | – | – |
| Norvegujo | 67 | 20 | 22,99 % |
| Novzelando | 34 | 27 | 44,26 % |
| Pakistano | 4 | – | – |
| Panamo | 1 | – | – |
| Peruo | 20 | 11 | 35,48 % |
| Pollando | 79 | 48 | 37,80 % |
| Portoriko | 1 | – | – |
| Portugalujo | 33 | – | 0 % |
| Rumanujo | 32 | 6 | 15,79 % |
– 14 –
— pàgina 15 —
| Lando | Viraj membroj | Virinaj membroj | Procentaĵo de virinoj |
|---|---|---|---|
| Hinda Unio | 12 | 2 | – |
| Hispanujo | 143 | 13 | 8,33 % |
| Honkongo | 4 | – | – |
| Hungarujo | 133 | 32 | 19,39 % |
| Indonezio | 2 | – | – |
| Irako | 2 | – | – |
| Irano | 9 | 3 | – |
| Irlando | 6 | 1 | – |
| Islando | 31 | 2 | 6,06 % |
| Israelo | 42 | 13 | 23,64 % |
| Italujo | 168 | 66 | 28,21 % |
| Jamajko | 1 | – | – |
| Japanujo | 357 | 29 | 7,51 % |
| Jemeno | 1 | – | – |
| Jordanio | 1 | – | – |
| Jugoslavio | 130 | 44 | 25,28 % |
| Kameruno | 1 | – | – |
| Kanado | 59 | 24 | 28,92 % |
| Kenjo | 2 | – | – |
| Kolombio | 21 | 2 | 8,7 % |
| Salvadoro | 1 | – | – |
| Senegalio | 2 | – | – |
| Singapuro | 2 | – | – |
| Sirio | 1 | – | – |
| Sovetunio | 70 | 9 | 11,39 % |
| Srilanko | 3 | – | – |
| Sudafriko | 15 | 2 | – |
| Sudano | 1 | – | – |
| Svedujo | 340 | 154 | 31,17 % |
| Svislando | 121 | 59 | 32,78 % |
| Tajlando | 2 | – | – |
| Tunizio | 1 | – | – |
| Turkujo | 1 | – | – |
| Urugvajo | 4 | – | – |
| Usono | 315 | 107 | 25,36 % |
| Vatikano | 1 | – | – |
| Venezuelo | 12 | 4 | – |
| Vjetnamujo | 3 | – | – |
| Zairio | 4 | – | – |
| Sumo | 4 582 | 1 575 | 25,58 % |
KVARONO DE LA INDIVIDUAJ MEMBROJ DE UEA ESTAS VIRINOJ
La lasta statistiko pri la proporcio de virinaj membroj de UEA estis farita antaŭ 14 jaroj. Ĝi montris, ke proksimume 24% el la individuaj membroj estas virinoj. Finfine ni havis la ebleccon denove ellabori tiun statistikon – kaj konstatis, ke la situacio apenaŭ ŝanĝiĝis. Ankoraŭ nur 25,58% el la membroj estas virinoj.
La supraj ciferoj rilatas al junio 1980. Ili do kompreneble ne inkluzivas aliĝojn enskribitajn post tiu dato, kaj do ion diferencos de la definitiva statistiko por 1980, kiu aperos en la marta numero de Esperanto venontjare. Tamen, ne estas kialo por supozi, ke la baza proporcio signife ŝanĝiĝos intertempe.
– 15 –
— pàgina 16 —
La unuaj du kolumnoj montras respektive la nombrojn de viraj kaj virinaj membroj, kaj la tria la procentaĵon de virinaj membroj en ĉiu lando. La kategorioj de membroj ne estas distingitaj, kalkuliĝis kune. (Tute precize, simplaj abonantoj, dumvivaj membroj ktp. estas rigardataj kiel membroj, tamen ili estas kunlistigitaj. Ne estas inkluzivitaj asociaj membroj, ne estas membroj de aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne mem pagas kotizon rekte al UEA. En pluraj landoj estas tro malmulte da membroj por ke havi sencon kalkuli la procentaĵon de virinoj. Ni do kalkulis tion nur kie estas entute pli ol 20 membroj.
En neniu lando estas pli da virinoj ol da viraj membroj. En Finnlando la nombroj estas preskaŭ egalaj, kun 124 virinoj kontraŭ 126 viroj. Post Finnlando sekvas Novzelando, kun 44,26% da virinaj membroj, kaj Nederlando kun 41,19%. Kun pli ol 30% da virinaj membroj estas latvivice (malaltiĝante) Pollando, Aŭstralio, Peruo, Svislando kaj Svedujo.
Tute ne havas virinajn membrojn Portugalujo kaj Korenjo, kie estas respektive 33 kaj 27 viroj. Verŝajne pli surpriza tamen estas la rezulto el Islando, kie nur 6,06% de la membroj estas virinoj, aŭ 2 kontraŭ 31. Pri ĉiuj el tiuj landoj oni povus konsideri la ciferojn kiel tro malaltajn por esti vere signifaj. Tion oni ne povas diri pri la kvare plej malbona, Japanujo, kun nur 29 virinoj kontraŭ 357 viroj. Sekvas (altiĝante) Hispanujo, Kolombio, Meksiko, Sovetunio kaj Germana DR, kun de 8,33% ĝis 11,76%.
Ekzistas tuta vico da landoj kie estas nur unu–du membroj. Estus tro banale komenti ke tiuj unuadu estas preskaŭ ekskluzive viroj. Eble estus pli utile demandi, ĉu tiu fakto estas efektive tiel banala.
Tiun tabelon, kiel dirite, ne montras asociajn membrojn. Povus esti, ke komparo de la proporcioj inter tiuj montrus sufiĉe malsimilajn rezultojn de la individuaj membroj. Membreco de UEA estas multekosta, kaj ne facile pagata en ĉiuj landoj. Sed preskaŭ ĉiuj sukcesas aliĝi al sia landa asocio. Ofte okazas, ke nur unu el esperantista paro kotizas rekte al UEA – ne necesas diri kiu el la du, en la plimulto da kazoj. (Cetere, kvankam tio ne influas la jenajn ciferojn; notindas, ke ofte estas membro–abonanto dum la edzino estas simple membro, kaj do legas «lian» revuon.)
– 16 –
— pàgina 17 —
ARĤIVO DE PRELEGOJ pri la virina demando
Celo: La unua celo de KVA, diskutita en Stokholmo (vidu p. 11), estas «Konsciigi la homojn en la Esperanto-movado pri la sociaj problemoj de virinoj». Unu efika maniero realigi tiun celon interne de nia movado estas per prelegado al lokaj grupoj ktp. Tamen, ne ĉiuj homoj kiuj dezirus kunlabori havas la necesajn tempon aŭ sperton por mem kunmeti originalan prelegon pri la temo. Ni do proponas krei arĥivon de pretaj tekstoj, kiujn vi povos peti, se vi ricevos inviton prelegi. (Ni atentigas, ke pluraj el la tekstoj konsistos nur el notoj, do ili tamen postulos prilaboradon kaj detaligon de la prelegonto.)
Kunlaboro: Ĉu vi iam prelegis pri la situacio de virinoj? Se vi pretas disponigi vian tekston al aliaj prelegontoj, bonvolu sendi kopion al Anna Brennan (p/a Nieuwe Binnenweg 197B, 3021 GA Rotterdam). Prefere laŭeble kompletigu notojn, tiel ke ili estu komprenebla[j] por aliaj. Ni estus dankaj, se vi samtempe sendus mallongan resumon (1 alineo) de la enhavo por helpi nin krei indekson.
Indekso: Por ke interesatoj sciu, kio estas havebla, ni aperigos mallongajn resumojn de la enhavo de ricevitaj tekstoj en venontaj numeroj de SkE. Poste ni produktos liston de titoloj kun resumoj por petantoj.
Ĉi-numere: La prelego de Probal Daŝgupto raportita sur p. 10 de ĉi tiu numero de SkE estas la unua ero en nia kolekto. Sufiĉe plenaj notoj estos baldaŭ haveblaj.
Por ricevi: Ni anoncos detalojn pri havebleco de tekstoj en la venonta numero. Ni atentigas vin, ke temas pri servo de KVA por plenumi la difinitan celon menciitan supre. Bonvolu do peti la materialon nur se vi efektive planas utiligi ĝin por prelego aŭ artikolo.
— pàgina 18 —
SEMAJNFINO EVA
Esperantistaj Virinoj Aktivaj 28 februaro – 01 marto 1981
La ebleco pri virina agado en la Esperanto-movado estas limigitaj dum la interesatoj restas izolitaj en apartaj urboj kaj landoj. Pro tio ni organizas apartan semajnfinan renkontiĝon por virinoj, kiuj deziras pli aktive okupiĝi pri esperantista virina agado.
Por la semajnfino jam ekzistas preta labordokumento: la Monda Agad-plano, diskutita en Kopenhago. Ni intencas tradukigi elektitajn paragrafojn – la tuto ampleksas libron – por diskuti, kiel ni povas rilatigi ĝiajn rekomendojn al la virina laboro en la Esperanto-movado.
La aranĝo okazos en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam, en la semajnfino de 28 feb. – 01 mar. En la vespero de la 27a estos neformala renkontiĝo. Ni ne povas akcepti pli ol 15 partoprenantojn; tial ni petas vin urĝe plenskribi kaj resendi la aliĝilon. La limdato por aliĝo estas la fino de la jaro. Ni anticipe pardonpetas, ke se aliĝos pli ol 15 homoj, ni devos elekti inter ili surbaze de geografiaj konsideroj kaj ĝisnuna aktiveco pri virina agado. Ne gravas, se via scio de Esperanto ne estas perfekta, sed ja necesas, ke ĉiuj partoprenantoj kapablu sengene kompreni kaj uzi ĝin.
Por tiuj, kiuj volas resti post la semajnfino, ni proponas ekskurson al Hago en la sekvonta lundo por turismado kombine kun vizito al virina instanco. La vojaĝkosto al Hago: 7 gld. Se vi dezirus resti kelkajn pliajn tagojn en Rotterdam, aŭ pluiri al Amsterdam, ni volonte rezervos hotellokojn por vi.
Ni rezervos ĉambrojn en Hotel van Walsum tuj apud la Centra Oficejo. Proksimuma tarifo estas jena: 1-persona ĉambro kun duŝo, 48 gld.; sen duŝo, 40 gld.; lito en 2-persona ĉambro kun duŝo, 38 gld.; sen duŝo, 31 gld. Ĉiuj prezoj inkluzivas matenmanĝon. Ni provas ankaŭ aranĝi eblecon gasti ĉe esperantistoj en Rotterdam.
Ni poste petos de partoprenantoj pagon de 25 gld. por vespermanĝo en la 27a kaj tagmanĝoj en la 28a kaj 1-a. Necesos mem pagi vespermanĝon en la 28a (ĉ. 15–20 gld.)
– 18 –
— pàgina 19 —
SEMAJNFINO EVA : ALIĜILO
ESPERANTISTAJ VIRINOJ AKTIVAJ 28 februaro – 01 marto 1981
Nomo: Naskiĝjaro:
Adreso:
Lando: Nacieco:
Bonvolu rezervi por mi unu lokon de (datoj) ………….. ĝis ………….. en: (bv. hoki)
1-persona ĉambro (kun duŝo) ▱
(sen duŝo) ▱
2-persona ĉambro (kun duŝo) ▱
(sen duŝo) ▱
Mi preferus laŭeble gasti ĉe esperantisto ▱
Mi deziras partopreni la ekskurson en la 2a de marto ▱
–o–oOo–o–
Bv. respondi la jenajn demandojn kaj doni detalojn:
Ĉu vi aktivas en iu (ne-esperantista) virina asocio?
Ĉu vi jam partoprenas en iuspeca virina agado?
Ĉu vi havas intereson pri aparta speco de virina agado?
Ĉu vi havas kromajn proponojn pri la semajnfina programo?
Bv. resendi vian aliĝilon al A. Brennan, p/a Nwe Binnenweg 197B, 3021 GA Rotterdam, Nederlando, antaŭ la 31a de decembro. Ne sendu monon; ni poste petos pagon de 25 gld. pro la manĝoj.
– 19 –
— pàgina 20 —
[BILDO p.20] Desegnaĵo en ronda kadro: leterkesto kun la surskribo «LETEROJ».
Mi protestas kontraŭ la aserto de T. Bormann en SkE n-ro 2/80, ke la situacio de virinoj en GDR similas al tiu en okcidentaj industriaj ŝtatoj. Indus scii ĉu liaj scioj pri virinoj en GDR devenas el propraj spertoj aŭ okcidentaj amaskomunikiloj. Laŭ miaj spertoj kaj mia propra familia vivo la mastruma laboro estas egale dividita en multaj familioj, ĉefe junaj. Rilate al gazetaraj ŝercoj mi kuraĝas diri ke la ŝercoj en gazetoj de GDR neniel reale respegulas nian vivon.
La fakto ke multaj altaj postenoj ankoraŭ estas okupataj de viroj ne el si mem pruvas neegalrajtecon de virinoj. Necesas konsideri ke vera egalrajteco ekzistas nur ekde 35 jaroj kaj la novaj generacioj simple ankoraŭ ne sufiĉe postsekvis. Krome estas fakto ke ĝis nun ĉiam virinoj naskas infanojn kaj pro tiu biologia funkcio ili neeviteble dum pluraj jaroj devas iomete retiriĝi el la socia vivo, kvalifikado ktp.
Michael Lennartz ♂, GDR
Mi deziras okupiĝi pri la kontribuo de Thomas Bormann (SkE 2/80, p. 20).
Kara, preskaŭ egalrajteca, kamarado!
Ne necesas, ke oni kompatu la virinojn en GDR, ĉar estas neforigebla fakto, ke ni ĝuas egalrajtecon laŭ la bazaj principoj, por kiuj la antaŭaj generacioj ankoraŭ devis batali. (Oni legu ĉe Klara Cetkin!)
Kompreneble aperas en gazetoj ŝercoj rilataj al virinoj same kiel al viroj. Kompreneble oni primokas tiel nomatajn «rudimentojn de la pasinteco» de ambaŭ seksoj. Jes, ekzistas ankoraŭ «paŝaoj», kiuj deziras esti priservataj. La procezo de la edukado neniam finiĝas. La homoj ne estas dioj.
– 20 –
— pàgina 21 —
La tri faktoj de vi menciitaj pruvas nenion! En la konstato, ke nur malmultaj virinoj estas politikaj kaj ekonomiaj ŝtataj funkciuloj, vi pravas. Pri tio kulpas diversaj kaŭzoj (problemoj), kiuj estos ankoraŭ studendaj. Unu el ili estas, ke viroj ne devas naski. Do, vera cent-procenta egalrajteco neniam povas efektiviĝi. Kaj tion ni ne priploras.
Hella Sauerbrey ♀ (hela saŭrbraj), GDR
Kiel en antikveco, tiel nuntempe al virino oni atribuas la saman valoron: en la antikva epoko kaj nuntempe oni parolas pri la nekonstanteco de la virino.
La virinoj en antikveco vivis ne tre bone, ĉar ili ne havis profesion. Ili ĉiam estis dependaj de iu alia. Aliflanke la rolo de la virino en politiko estis pli granda. Ili ne voĉdonadis nek laboris en ŝtataj servoj sed iliaj influoj sur politikan vivon pere de la viroj estis pli granda ol nun. Eĉ Aristofano montras, ke la virinoj povas pli aktive kontribui al politika vivo, se ili agas laŭ organizita maniero.
Nun en multaj landoj, la egaleco inter la viro kaj la virino regas. La virino partoprenas aktive en socia kaj politika vivo, kaj oni rigardas ŝin kun estimo kaj respekto, precipe en nia lando. Sed en multaj familioj la roloj inter la viro kaj virino estas dividitaj ne egale. Fakte ĉio tio turmentas la virinon kaj malhelpas ŝin en ŝia kultura disvolviĝo. La ĵaluzo de la viro mortigas ĉiujn sentojn de la virino. La virino nepre devas liberiĝi de ĉi tio. Nuntempe ŝi jam ne plu devas toleri ĝin. Ĉiuj virinoj en tia situacio devas forlasi tiajn malbonajn edzojn, kiuj eble tiam pripensos siajn agojn. Tio kontribuos al plibonigo de la estontaj interrilatoj en familioj.
Ŝajnas al mi, ke profunde en sia koro kun emocio multaj virinoj atendas tiun momenton kiam, kiel la antikva virino, ŝi estos forportita de vera viro. Sed kie troviĝas nun tiaj viroj?
Elena Rauf ♀, Bulgarujo
La plej grava tasko de KVA, komprenerble laŭ mi, estas, kiel oni povas pli efike kaj vigle disvastigi Esperanton. Oni
– 21 –
— pàgina 22 —
devas utiligi la influojn de la virinoj por Esperanto, precipe tiu de la instruistinoj en la lernejoj.
Se en iu lando ekzistas grava virina organizaĵo, oni devas iurimede enigi Esperanton en ĝian instruadon tie. Ni devas akceptigi nian ideon en diversaj sociaj kaj organizaĵoj.
Se la scioj pri nacioj pri aliaj nacioj plialtiĝus, se la kulturo ĝenerala de la mondo altiĝus, kaj la malliberaj landoj liberiĝus, multaj diversformaj diskriminacioj de la mondo senperforte malaperus.
Mi kredas tutanime, ke la plej homa aktiveco por ni kiel esperantistinoj, estas nia energia helpo al tiu grava movado Esperanto, por pliatigi la nivelon de la monda kulturo.
Ĵila Sadigi ♀, Irano
MUZIKO
PER NIA NURA VOL’
Kasedo kun libreto eldonita de «Parola Kulturo», Romo, 1980. Aĉetebla de la libroservo de UEA: 18 gld. + sendokosto 3 gld.
Nia muzika kulturo ĵus pliriĉiĝis je unu kasedo, kaj nia inisma kulturo komencas vere ekzisti. Aperis kasedo de inismaj kanzonoj en Esperanto kantitaj de Suzana. Ŝia bela kaj nekutima voĉo, la fonaj voĉoj, fluto, gitaroj, kaj la bona teknika kvalito igas la tuton belsona kaj aŭskultinda; kun-estas faldlibreto enhavanta spritan kaj humuran «preter-kondukon» de Ana Brenan, kaj ĉiujn tekstojn kun komentoj.
Suzana liveras al ni, en poezia kaj muzika vesto, tutan aron da inismaj (aŭ prainismaj) voĉoj pri la vivorealo de virinoj; pro tiu realismo ilia esprimvaloro estas internacia kvankam ili originis en Francio kaj Italio, ĉar ŝajne en multaj landoj same grizas la hejma vivo, same duonas la socia rol’.
Inter tiuj diversepokaj kaj diversstemaj kanzonoj menciindas «La viroj», ironia kritiko pri la subpremado de virinoj; gravas la fakto ke ĝin verkis kaj kantas viro, sed mi bedaŭras ke en ĉi tiu kasedo kantas ĝin virino, ĉar mi timas misan komprenon de ĝi, nome kiel kontraŭviran atakon far inoj (tiel viroj emas taksi inismon).
– 22 –
— pàgina 23 —
Atentigas nin pri la kompleksceco de rolŝanĝoj la tiel nomita «Balado pri Ana Brenan», sed ĝi estus laŭ mi pli celtrafa se la konkludo ne preterlasus la veran problemon de profundaj ŝanĝoj kaj ne limigus sin al inversigo de roloj.
Sintezas la inismajn luktojn la kanzono (eĉ la titolo mem) «Ni jam enuis», fama en italaj inismaj rondoj, eble baldaŭ en inismaj esperantaj medioj …
Surprizas la nova versio de la famkonata «Mariŝa», sed vi mem malkovru la ceterajn kanzonojn kiuj en tono ĉu humura aŭ kolera, ĉu lamenta aŭ kuraĝa, traktas monaĥinecon, politikan lukton, socian rolon ktp.
Pro tiu kasedo dankendas grupo de romaj kunordigintoj kaj muzikistoj, kaj la tradukinto/reverkinto, Renato Korseti. Jes, temas pri viro; nu, ĝojigas ke li tiom kunlaboris, sed … mi esperas, ke ankaŭ inoj tradukos esperanten. Tiu ĉi estu nur la unua tiuspeca kasedo; abundas nun belaj inismaj (aŭ simple devirinaj) kanzonoj … kaj verkoj! Ni kreskigu nian internacian iniisman kulturon, per nia nura vol’!
Anne Amblès ♀ (an ables), Francujo
INDEKSO por la jaroj 1979-1980.
Provnumero
Svisaj virinoj salutas (I. Thomann-Baur) — p. 3 Egaleco kaj la Internacia Lingvo (ab, O. Hagemann) — 4 KVA — 6 Letero-propono (E. Lapenna) — 7 ISU en Stokholmo — 7 Nova disko (cp) — 8 Virina agado en la Esperanto-movado (M. Turková, M. Böckmann) — 8 Egaleco ĉe la laboro (diversaj) — 10 Virinoj en Hinda Unio: Honora sed ombra rolo (M. Daŝgupto) — 13 Pensoj pri komunikado (J. Junger-Kurpershoek) — 17
Numero 1
Fratina saluto el Oksfordo (M. Boulton) — p. 3 Leteroj — 5 Tra la mondo: Brazilo (M. Almada); Hinda Unio (s-ino Saranath); Estona SSR (L. Laanest) — 7
– 2[?] –
— pàgina 24 —
Komisiono pri Virina Agado (A. Brennan, L. Dommerdaal[?]) — 11 Antaŭen kaj malantaŭen — 12[?] Venu al Stokholmo por debati pri diskriminacio (ab/ld) — 14[?] Svedujo (ab, M. Andréasson) — 16[?] Seksa malegaleco: vira vidpunkto (D. Masterman) — 18[?] Pri la roloj de la seksoj en la infana literaturo (A. Rooselaar) — 21[?]
Numero 2
Kio kaj Egaleco? (C. Power) — p. 1 Novaĵoj el Japanujo (ab) — 3 KVA: Virinoj en Esperantujo (ab/ld) — 5 Leteroj — 6 Tra la mondo: Pollando (Z. Borowiec) — 10 Antaŭen kaj malantaŭen — 12 Kion faras nia jardeko? — 14 Por la Konferenco en Danlando: Aŭstralio pretiĝas (G. Kirkwood) — 16 Virinaj aferoj: ĉu jam forgesitaj? (M. Andréasson) — 17 Pli da leteroj — 19 Kontraŭ seksisma lingvo-uzo (W. Bormann) — 21
Numero 3 (kun suplemento)
Diskriminacio (A. Amblès, F. van Zoest) — p. 3 Antaŭen kaj malantaŭen — 4 Letero el … Kabulo? (A. Hofulah) — 6 SkE … Novaĵoj — 8 Virina cirkumcido (M. Andréasson) — Supl. p. 2 La blinda virino (L. Hoffmann) — 3 Virinoj en la islama mondo (Ĵ. Sadigi) — 6 Ĉu ekzistas diskriminacio kontraŭ virinoj en la E-movado? — 9 Vira, ina aŭ neŭtra? (A.I. Belkin) — 11 La dommastrino nekompensata (K. Ording Haarr) — 16
Numero 4
Virinpolitiko ĉe UN (E. Kehlet) — p. 3 Ni devas mem pli konsciiĝi … (diversaj) — 5 Ignoro de virinoj — 10 Praktikaj ekpaŝoj — 11 Antaŭen kaj malantaŭen — 12 Proporcioj de viraj kaj inaj membroj de UEA (ab) — 14 Arĥivo de prelegoj pri la virina demando — 17 Semajnfino EVA + aliĝilo — 18 Leteroj — 20 Muziko: Per nia nura vol’ (A. Amblès) — 22
– 24 –
Núm. 5, gener de 1981
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 5, gener de 1981.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Numero 5 · Januaro 1981
Sendependa novaĵletero
KONVENCIO PRI VIRINAJ RAJTOJ
Ni ĉiuj scias pri la ekzisto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, en kiu staras interalie: «Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso…» (artikolo 2). Sed tamen en la 8a de decembro 1979 la Ĝenerala Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la «Konvencion pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj» (rezolucio n-ro 34/180). Cent tridek landoj estis por, dek sin detenis kaj neniu voĉdonis kontraŭ.
Oni povus sin demandi kial necesas aparta konvencio por virinoj. Ĉu ili ne jam estas parto de la homaro kies rajtoj estis anoncitaj per la Universala Deklaracio? Respondon oni trovas en la Konvencio mem, kie staras, ke malgraŭ diversaj deklaroj pri egaleco, ekzistas grandskala diskriminacio kontraŭ virinoj. En kiuj terenoj? Tion oni povas konkludi rigardante al tiuj menciitaj en la Konvencio. Ili estas la jenaj:
Kulturo: klopodo elimini antaŭjuĝojn kaj stereotipajn rolojn de virinoj; agnosko de la patrineco kiel socia funkcio kaj agnosko de la egala respondeco de ambaŭ gepatroj pri siaj infanoj.
Politiko: rajto elekti kaj esti elektita; partopreno en la politika vivo kaj influo en politikaj decidoj de la registaro; egala traktado en ĉiuj aferoj kiuj rilatas al la ŝanĝo de nacieco.
Edukado: egala rajto de edukado en ĉiuj fakoj ĉe sama nivelo kiel viroj; egala rajto studi por ĉiuj profesioj; elimino de
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj) 12,00 gld. aŭ 15 irk.
Sendu internaciajn respondkuponojn rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4412211.
Limdato por la venonta numero: 15a de marto.
Perantoj
Internacia (prezo: 14,50 gld.): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto n-ro 37 89 64 (UEA); Banko: Mees & Hope, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto n-ro 25.52.89.804).
Argentina: Hugo A. Lingua, Casilla de Correo 278, RA-2000 Rosario (S.Fe).
Brita (prezo: £3,00): Dermod Quirke, 18 Trouville Road, London SW4 8QL. Ĝirkonto n-ro 12 463 0006. Pagante per ĉeko al Dermod Quirke, eksterlandanoj bonvolu aldoni £1 por bankkostoj.
Franca: Anne-Elise Amblès, 51, Rue Blanche, F-75009 Paris.
Itala (prezo: 5600 liroj): Alessandro Panerai, Via Pistoiese N457, I-50010 Campi-Bisenzio (Fi).
Japana (prezo: 1500 enoj): Hukunaga Makiko, Nerima-ku, Kamisyakuzii 1-739, Midori-sō 2-1, Tokio, 177. Ĝirkonto n-ro Tokio 0-99911.
Norvega (prezo: 30 norv. kr.): Margrete Landmark, Buerstad, N-3135 Torød. Poŝtĉekkonto n-ro 5 73 61 29.
Nov-zelanda: J.T. Allan, 12 Lonsdale Crescent, Wellington 3.
Sveda (prezo: 25 sved. kr.): Märtha Andréasson, [nelegebla]65 Tolsered, S-425 90 Hisings Kärra. Poŝtĉekkonto n-ro 27 01 [nelegebla]-4880.
Usona (prezo: $6,50): Charles Power, Nieuwe Binnenweg 197B, 3021 GA Rotterdam, Nederlando. (Pago per ordinara enlanda usona ĉeko al la nomo Charles Power.)
Redaktoro
Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando
Kunlaborantoj en ĉi tiu numero
Audrey C.E. Childs-Mee Loes Demmendaal Ole Hagemann Judith Junger Charles Power Dermod Quirke Wilhelm Teich Louis F. v. Wunsch-Rolshoven
Presita de The Strangled Vole Press, Londono
— 2 —
— pàgina 3 —
stereotipaj konceptoj pri viroj kaj virinoj el lernolibroj.
Laboro: egalaj ŝancoj dum la kandidatiĝo al laboro; libereco elekti laboron; egalaj promociado kaj trejnado dum la laboro; egala profito de diversaj sociaj asekuroj kaj pensioj; forigo de diskriminacio pro edziniĝo aŭ patrineco; kresko en la nombro de infan-prizorgejoj por ebligi al ambaŭ gepatroj partopreni en la publika vivo.
Sano: egala aliro al san-servoj inkluzive de familio-planado; se necesas, senpaga prizorgo dum gravedeco, nasko kaj la post-naska periodo.
Financo: egalaj rajtoj je familiaj subvencioj, bankaj pruntoj kaj hipotekoj.
Agrikulturo: aparta artikolo estas dediĉita al la rajtoj de virinoj en la kamparo, sed ĉar ili estas samaj kiel la ĝeneralaj, ne indas ilin aparte listigi.
Juro: forigo de ĉiuj apartaj limigoj je la partopreno de virinoj en ĉiuj stadioj de la jura procedo; egalaj rajtoj de laboro en ĉiu rango de la jura profesio.
Edziniĝo: egalaj rajtoj al viroj geedziĝi kaj libere elekti la partneron; egalaj respondeco kaj rajtoj reteni la infanojn post divorco; oficiala minimuma aĝo por geedziĝo; deviga registrado de geedziĝoj.
La efektiva plenumo de tiu Konvencio fare de la landoj, kiuj ĝin ratifis, estos kontrolata de komisiono elektita el reprezentantoj el ĉiuj ratifintaj landoj. La komisiono raportos al la Ĝenerala Kunveno de UN, kaj krome estos specialaj instancoj por certigi la efektivigon de la Konvencio.
La Konvencio iĝos deviga 30 tagojn post sia ratifo fare de 20 ŝtatoj, laŭ la jena procedo: unue la registara partio ĝin subskribas, sed ĝi iĝos deviga nur se ankaŭ la landa parlamento ĝin subtenos. Tiam la registaro rajtos ĝin ratifi. Ĝis
[REKLAMO p.3] «Ni laboras» — POR PRODUKTI NUMERON DE SkE. PRUVU AL NI, KE TIU LABORO VALORAS! SE VIA ABONO FINIĜAS PER ĈI TIU NUMERO, REABONU! Dekstre desegnaĵo de virino kun malgaja mieno, en flikita vestaĵo, brakumanta sin.
— 3 —
— pàgina 4 —
nun la Konvencio estas ratifita de la jenaj ok ŝtatoj: Barbadoso, Kubo, San-Domingo, Germana Demokratia Respubliko, Gvajano, Polujo, Portugalujo kaj Svedujo. Ĝi estas subskribita de 78 ŝtatoj. Estas interese rimarki ke Brituje ĝin eĉ ne subskribis (evidente virina ĉef-ministro nenion garantias!) En la praktiko, la Konvencio portas devigojn al neniu lando nun; ĝi havos devigan karakteron nur post 20 ratifoj kaj nur por tiuj 20 ŝtatoj. Sed eĉ tiam, se ŝtato ĝin (parte) plenumas, la sola puno povas esti negativa publico en gazetoj kaj internaciaj forumoj. Nur se iu ŝtato opinias ke alia ŝtato ĝin ne ĝuste aplikas, povus tiu ŝtato turni sin al la Internacia Kortumo en Den Haag (Hago). Estus interese se vi, la legantaro, atentus pri la situacio en viaj landoj pri kelkaj el la punktoj menciitaj en la Konvencio, ekzemple: abolo de stereotipoj el la lernolibroj, egala traktado de virinoj ĉe laboro, la proporcio de virinoj en altaj postenoj kaj en la politika vivo. Estus interese, se vi raportus pri la paŝoj kiujn virinoj faras por rapidigi la ratifadon de tiu konvencio en siaj ŝtatoj.
Judith Junger-Kurpershoek ♀ judit junger-kurpershuk), Nederlando
Servo de KVA:
ARĤIVO DE PRELEGOJ PRI LA VIRINA DEMANDO
Kial? Por provizi pretajn prelego-tekstojn por uzo en lokaj grup-kunvenoj k.s.
Kies? Ĉu vi jam foje prelegis pri la situacio de virinoj? Sendu kopion de via teksto por la arĥivo! Prefere kun unu-alinea resumo de la enhavo.
Kiel? Mallongaj resumoj de havebla materialo aperos en SkE. Ni planas poste produkti indekson.
Kiaj? Ni akceptos kaj kompletajn tekstojn kaj notojn kiuj postulas prilaboradon de postaj uzantoj.
Kie? Ĉe la redakcia adreso.
Kiom? Senpage, sed laŭeble sendu 3 irk. por la afranko.
Bv. peti tekstojn nur se vi efektive intencas utiligi ilin.
— 4 —
— pàgina 5 —
[BILDO p.5] Desegnaĵo de leterkesto kun la vorto «LETEROJ», enkadrigita en cirklo.
Antaŭ multaj jaroj mi fariĝis komitatano de UEA. Mi estis la dua virino en la Komitato. La unua estis Emilija Lapenna. Ŝi ĉiam tre klare kaj koncize diris aŭ proponis ĉion, kio ŝajnis al ŝi utila aŭ necesa. Poste, kiam mi petis la parolvicon, mi neniam spertis diskriminacion.
Sed nun kiam mi konstatas ke post tiom da jaroj nur 1/5 de la membroj de la Komitato estas virinoj, mi konkludas ke aŭ ni virinoj ne estas sufiĉe kuraĝaj, aŭ mankas en Esperantujo virinoj, kiuj havas ion konstruan por diri.
Ĝojiga fakto estas, ke almenaŭ en la Estraro de UEA nun elektiĝis pli da virinoj. Persone mi estas konvinkita ke en UEA oni ne diskriminacias la virinojn. Sed ili komprenebla devas esti motivitaj kaj devas precize scii kion ili intencas atingi, ĉar ankaŭ en Esperantujo ne mankas babilemuloj, bedaŭrinde eĉ en la Komitato.
Karaj, ni faru nian eblon. Kuraĝe antaŭen!
Els Kervers-van Tholen ♀ (fan tolen), Nederlando
Mi estas svedo, verkisto, 39-jara. 14-jara filino mia loĝas kun mi. Multjare mi loĝas kun virinoj (verkistinoj), kiuj tre intense agas en la virina movado. Krome, mi dum sep jaroj loĝis en komunumo kun ĉirkaŭ kvin antaŭ-lernejaj infanoj.
La socio katastrofe malinteresiĝas pri siaj infanoj, lasas ilin privata afero por la gepatroj. Mi opinias, ke tial homgrupoj – ne la Ŝtato, mi kredas – inventu strukturojn por kontinue kaj solidare kunhelpi pri infanoj, kaj tiel montri ke infanoj estas kunhoma afero anstataŭ privata.
Ideale organizitaj loĝkomunumoj kun infanoj povus esti modelo por tia kunhoma laboro kun infanoj. (Mi kredas ke ankoraŭ nur tre malmultaj komunumoj estas idealaj.)
— pàgina 6 —
Necesa parto de la batalo estas ŝanĝi la unuflankan viran rolon. La viroj laboru kun infanoj same kiel virinoj, ankaŭ pri hejmlaboro.
Jarl Hammarberg-Åkesson ♂, Svedujo
La pronomo ri estas ege bonvena en Irano. Mi jam konas ĉi pronomon de 1977 el Danlando, kaj ĝi tre plaĉas al mi. Kiam mi ree vidis ĝin en Sekso kaj Egaleco, mi komencis uzi ĝin en miaj kursoj kaj rekomendis ĝin al ĉiuj Esperanto-instruistoj, ĉar mankis al ni pronomo egalseksa. Nek nia lingvo – kun ĉirkaŭ 65 milionoj da parolantoj – nek la turka lingvo – kun pli ol 90 milionoj da parolantoj – havas sekspronomojn. (Eble pro tio ekzistas nenia diferenco en nia civiljuro inter virinoj kaj viroj.) En la persa lingvo, ni uzas la pronomon u, ĉu por ŝi, ĉu por li, kaj ĝi perfekte tradukiĝas al ri. Niaj gelernantoj ne kutimas ĉiam dividi la seksojn kaj esti ĉiam konsciaj pri la sekso de la homo, kiam ne necesas! Oni estas tute kontenta pri ri, kiam oni volas ĝenerale paroli. Kaj certe en la kursoj oni kutime demandas kaj respondas ĝenerale.
Ni prezentas ri en niaj kursoj, por ke la gelernantoj estu certaj, ke ili havas neŭtran pronomon en la Internacia Lingvo kontraŭdiskriminacia. Sed kompreneble laŭ la lernolibroj de Esperanto oni ofte ekzercas kun ŝi kaj li.
Se esperantologoj povus iomete direkti sin el okcidentaj lingvoj kaj ĵeti rigardon al kelkaj orientaj kaj afrikaj lingvoj, eble ili trovus multnombrajn solvojn por nia kara Esperanto.
La serĉkrio por egalseksa pronomo venas ne nur el unu lando. En malpli ol tri monatoj oni aŭdis voĉojn el Usono, el Japanio, el Danlando kaj el Irano. Do la serĉo estas universala. Artikoloj en Esperantaj bultenoj montras ke la rajto je komunikado lamas eĉ en la Esperanta Mondo! Ŝajnas ke multaj neniam eĉ aŭdis pri tiu la plej taŭga pronomo ri por eviti tiajn cerbumaĵojn.
Ĵila Sadigi ♀, Irano
— pàgina 7 —
En SkE, n-ro 2, mi legis la proponon de Albert Goodheir koncerne la ambaŭseksan pronomon. Li demandis: «Kial ne li-ŝi?» Nun mi volas demandi: «Kial ne ŝi-li?»
Eble li konsideras mian rimarkon kiel ĉikanon. Sed mi opinias, ke ĉiam oni mencias virinojn post la viroj. Por la ŝanĝo de la pensmaniero tio estas malbona.
Kiam oni uzos ŝi-li la viroj rajtos protesti kontraŭ tiu uzado. Tial mi preferos la pronomon ri.
Kio estas via opinio pri ĉi tiu afero?
Sabina van de Hem ♀, Nederlando
Laŭ mi en ĉi tiuj jaroj ne okazis la feminista revolucio, ĉar multaj virinoj por la egaleco inter la seksoj supozas ke ili devus imiti la virojn. Precipe ili imitas la falokratajn⁺ virojn, sekve tiuj feministinoj fariĝas same falokrataj. Dume, la nefeministinoj ne imitas, sed obeas la Dio-Viron.
La inista virino nun volas fariĝi policistino, juĝistino ktp. Mi demandas min, se la viroj ne fumus, ĉu ili volus fumi? En Italio antaŭ kelkaj jaroj la virinoj diris: mia korpo estas mia kaj mi mem regas ĝin. Nun tiuj inistoj pri la korpo volas proponi leĝojn.
Antaŭ kelkaj jaroj en Belfast, Nord-Irlando, se mi ne eraras, okazis vere malfalokrata batalo. Du virinoj organizis pacan movadon. Ili diris: vi viroj scias bone nur murdi. Ni virinoj diras «ne» al la armiloj por socio senarmila kaj senlima. Tiuj virinoj skizis la sulkon por la malfalokrata socio. Aliflanke la aroganta sinjorino Thatcher (taĉe) reprezentas alian starpunkton. Ŝia subteno de perforto estas falokrata.
Alessandro Panerai ♂, Italujo
⁺Falokrato: viro kiu opinias ke, pro sia vireco, li superas virinojn. Pli bona estas la formo kakokrato, kiu troviĝas en la kasedo «Per nia nura vol'».
Mi legas en mia SAT-vortaro (eldono de 1934) sub la kapvorto homo, la jenan difinon: «Dumana mamulo, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligenteco kaj parolkapablo».
— pàgina 8 —
Estus oportune, minimume por ne malpravigi nian vortaron, daŭre montri pruvojn pri racia inteligenteco precipe kiam ĝi kombiniĝas kun parolkapablo kaj kiam la parolata lingvo estas Esperanto.
La sama vortaro informas ke ino estas «estaĵo de idonaska sekso», kaj krome por eviti miskomprenojn pri la signifo de la vorto kaj pri la valoro de la estaĵo aldonas zamenhofan ekzemplon: «La plej danĝera homo – malbona in’ en domo».
Surbaze de ĉio ĉi mi demandas min pri la neceso de la okcidentecaj esprimoj feminismo kaj feminist(in)o troveblaj en la paĝoj, cetere interesokaptaj ankaŭ por estaĵoj ne idonaskaj, de Sekso kaj Egaleco.
Minimume en la itala la radiko femin- havas ĝuste la signifon de «ina/ineca», kaj ĝi estas aplikebla ankaŭ al ceteraj bestoj krom dumanaj mamuloj. Do, vere temas pri duoblaĵo, kiu aldonas al Esperanto neniun novan nuancon kaj kiu estas, laŭ mi, kontraŭbatalenda pro la eŭropeca gusto, kiun multaj esperantistoj prave ekkritikas.
Mi ja scias, ke feminismo estas troveblа en Plena Ilustrita Vortaro, sed bonŝance PIV ne estis donita al ni pere de dia revelacio, kaj ĉiam kiam ĝi kolizias kun racia inteligenteco oni rajtas mem elekti.
Mi bedaŭras, estimata redaktorino, ke mi tedas vin per flankaj, lingvaj temoj anstataŭ helpi vin pri la kerno de la afero, pri la emancipiĝo de inoj en la mondo; sed, kiel ĉiuj esperantistoj, ankaŭ mi estas: «Lingve fanatika mamulo, karakterizata per kvinpinta stelo, membrokarto kaj varbomalkapablo».
Renato Corsetti ♂ (korseti), Italujo
Mi esperas, ke la feministoj vidos tion, kion tro da religiuloj ne povas vidi: ke oni ne rajtas perforte siajn opiniojn trudi al tiuj, kiuj ne havas la saman vidpunkton. Lastatempe alvenis al mi mimeografitaj kaj presitaj «leteroj» de misiuloj religiaj (viroj en tiu kazo!), kiuj volas «savi mian animon». Tion mi ne ĝuas. Se mi kuraĝus respondi al ili kontraŭreligie, ili profunde vundiĝus!
Conrad Fisher ♂ (konrad fiŝr), Usono
— pàgina 9 —
afrikanoj parolas
Claudia Fonseca
La inan situacion diskutas en la tuta mondo homoj kiuj akiris konsciencon kaj konon pri la nocio «homaj rajtoj». Sed kion opinias pri la argumento la virinoj kiuj vivas ĉiam enŝlositaj en la hejma vilaĝo, ekster ĉiu ligo radia kaj televida, neniam konante alispecajn vivkondiĉojn?
Do, eĉ tiuj ĉi inoj havas aŭskultindan voĉon, kaj montras kritikemon al la subpremanta socio, ĉu per humila rezignacio, ĉu per ekklopodoj de malaprobo.
Dum pluraj monatoj da studado en Afriko, Claudia Fonseca kolektis la opiniojn de kelkaj homoj, inter kiuj unu viro, al kiuj ŝi faris simplajn demandojn; kaj tiuj respondis same simple kaj klare.
Ĉiuj enketitoj apartenis al la popolo Kasena, kiu ampleksas ĉirkaŭ 70 000 homojn kaj loĝas en la savanzono antaŭ kaj trans la landlimo inter Ganao kaj Supra Voltio. Nefruktodona grundo kaj longaj sekecsezonoj igas tre malriĉaj la kultivaĵojn. Tamen pli ol 90% de la popolo kultivas la teron, apenaŭ sukcesante travivi per rikoltado de milio kaj kelkaj legomoj.
La kasenoj, plejparte dissemitaj en vilaĝoj de 200-300 enloĝantoj, praktikas pluredzecon kaj patroregadon. Kun la escepto de eta kvanto da kristanoj kaj islamanoj, ili sekvas la tradician religion, miksaĵon de animismo kaj praavkulto.
En la vilaĝoj ekzistas nek elektro nek fluanta akvo; tiuj estas komfortoj ĝueblaj nur en la distrikta ĉefurbo, kaj ankaŭ tie nur en la domoj de kelkaj gravaj registaraj funkciuloj.
Kaj ĝuste al tiu ĉi mondo kampara, analfabeta, ofte kruele preterentata, apartenas la homoj pridemanditaj. En ĉi tiu numero ni aperigas unu intervjuon, kaj aliaj sekvos en postaj numeroj.
- 9 –
— pàgina 10 —
[BILDO p.10] Desegnaĵo: kvar afrikaj figuroj — malantaŭe staranta persono kun stango kaj branĉo, antaŭe tri virinoj kun kovritaj kapoj, ĉirkaŭitaj de grandaj tropikaj folioj.
KASAANA sola edzino de multe pli maljuna viro, aĝas 50. Ĉi-matene ŝi estas en sia unuĉambra domo kaj elguŝigas «nere»-grajnojn. La edzo sidas ekstere kaj kunkudras felojn. Li aŭskultas la intervjuon kaj aldonas unu-du vortojn.
Kiel knabino elektas la edzon?
«Kiel ŝi edziniĝas en via lando? Verŝajne ĉie okazas sammaniere. Mia edzo jam dufoje edziĝis antaŭ ol edziĝi kun mi, sed kiam mi alvenis la aliaj du edzinoj jam foriris. Oni povas elekti edzon por sia filino, sed kiu certigas ke ŝi restos kun li por ĉiam kaj estos feliĉa? Ekzemple, mia filino: ĉu vi vidis ŝin pasintan monaton danci dum la festo? Bone, la postan tagon ŝi foriris kun edziniĝinta «fratino»⁺ kiu loĝas en la proksima provinco. Nun ŝi loĝas kun la plej juna frato de sia bofrato. Mia edzo mesaĝis al ŝi trifoje, ke ŝi revenu, sed ŝi ne volas. Ŝi venis foje por diri ke ŝi emas resti tie, en tiu vilaĝo. Ni ne povas ŝin devigi al reveno, ĉar ŝi elektis mem vivi kun tiu viro. Aliflanke mia filo, kiu estas pli aĝa ol liaj du fratinoj, serĉas edzinon. Li jam petis du knabinojn, sed ili lin rifuzis. Mi kredas ke estos pli facile kiam lia fratino edziniĝos, ĉar ni ricevos ŝian prezon en brutoj kaj uzos ĝin por aĉeti edzinon por nia filo.»
⁺Ĉiu virino kiu ligiĝas pro parenceco aŭ edzeco al la domloĝantaro nomiĝas «fratino».
- 10 –
— pàgina 11 —
Ĉu estas bone esti la sola edzino?
«Ne mi devas tion diri. Multaj inoj pensas, ke postulas multan laboron esti sola en la domo. Sed mi estas bonŝanca, ĉar mi havas kun mi miajn «fratinojn», kiuj helpas al mi kvazaŭ ili estus edzinoj. Ni kuiras laŭvice kaj manĝas ĉiuj kune. Kiam viro havas plurajn edzinojn li neniam manĝas kun ili. Mi zorgas esti feliĉa kaj ĝui la ĉeeston de mia edzo kiam mi manĝas.»
Kiel la homoj eksedziĝas?
«Kiel mi sciu? Mia edzo neniam traktis min malbone, kaj mi neniam emis lin forlasi. Kiel mi povus lasi lin nun kiam li estas blinda kaj malsana? Se edzo zorgas pri sia edzino kiam ŝi malsanas, ŝi ankaŭ ĉiam zorgos pri li.»
Kiu laboras pli, la viroj aŭ la inoj?
«Ni estas maljunaj, mi kaj mia edzo, do ni ambaŭ malmulte laboras. Por havi ajnan okupon, li plektas ŝnurojn aŭ klopodas kudri: mi donas al li ĉifonojn por fliki. Li lavas siajn vestojn, sian manĝilaron, li promenas tra mia arakidkampeto, proksime de la domo, sed dum la plej granda parto de la tempo li restas ĉi tie kaj babilas kun la amikoj. Kiam li estis pli juna li ege laboris, kaj laŭ niaj tradiciaj moroj li ne volis ke mi tro laboru en la kampoj. Ĉu vi scias? La nova edzino de Avujan eĉ ne kapablas uzi dabaon (specon de hojo). Mi ĉiam insistis helpi al li. Kiam oni vidas la edzon tiom peni por nutri la familion, kiel oni povas ne helpi? Sed estas aferoj, kiujn virino ne povas fari ĉar ŝi ne havas la forton, kiel kultivi kampeton de laktukoj kaj tomatoj. Por tion fari, oni devas fosi puton kaj akvigi la kampeton ĉiutage. Same por la kotono. Estas tro da laboro por virino sola.»
Kiu decidas kiuj el la gefiloj iru al la lernejo?
«Miaj gefiloj ne iris al la lernejo. Kiam ili havis la aĝon ĝustan por komenci ĝin viziti, mi apenaŭ aŭdis pri tia afero. Hodiaŭ mia edzo diras, ke estus bele se mi lernus legi kaj skribi, kondiĉe tamen, ke mi ĉiam restu hejme por zorgi pri li, kiel mi ĉiam faras.»
Artikolo el Unesko-kuriero aŭg-sep. 1975 tradukita de Christina de’ Ciorgi [?] (kristina de ĝorĝi)
- 11 –
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
SINDIKATOJ por purigistinoj
En Peruo ekzistas sindikatoj por virinoj kiuj laboras en privataj domoj pri purigado, lavado, kuirado, infanzorgado ktp. Kutime ili ricevas tre malbonan pagon, nenian socian asekuron kaj laboras 15 horojn aŭ pli tage. Krome ili ofte estas devigataj loĝi en la labordomo. Pro ĉio ĉi la virinoj preskaŭ ne havas eblecon eksciii pri siaj rajtoj aŭ pri sindikataj agadoj. Unu el la sindikatoj tamen sukcesas organizi dimanĉan lernejon kie oni instruas lingvon, matematikon kaj historion. Post la tagmeza manĝo okazas lecionoj pri desegnado, muziko ktp. Ankaŭ sindikatajn agadojn oni pridiskutas. La ĉefa celo de la sindikato estas konsciigi la virinojn ke pro la fakto ke ili estas konsiderataj duarangaj pro sia sekso, ili devas fari laboron rigardatan kiel duarangan (purigado).
MANIFESTACIO en Amsterdam
Sabaton la 21an de decembro 1980 okazis granda manifestacio en Amsterdam, Nederlando. Organizis ĝin la grupo «Ni virinoj postulas», kiu okupiĝas pri la batalo por leĝo pri abortigo, kiu rajtigus al la virinoj mem decidi. Du tagojn antaŭe la nederlanda parlamento akceptis leĝon, kiu permesas abortigon kondiĉe ke kuracisto rekomendas ĝin laŭ difinitaj kriterioj kaj post dutaga deviga konsidertempo. «Ni virinoj postulas» opinias, ke ne la povohavaj kuracistoj rajtu decidi, sed ke la virino mem decidu pri sia korpo. Krome, ili kontraŭas la dutagan konsidertempon, ĉar ili opinias, ke virino kiu elektas abortigi jam travivis malfacilan periodon. Oni ja ne facile faras tiun paŝon!
VIRINOJ en Eŭropo
[BILDO p.12] Kovrilo de revuo: supre la titolo Vrouwen van Europa, sube granda desegnaĵo de okulo kies pupilo enhavas la virinan simbolon (♀); malsupre maldekstre la logotipo de la Eŭropa Komunumaro.
Ĉi tiu revuo estas eldonaĵo de la Eŭropa Komunumaro. Ĝi enhavas artikolojn pri la situacio de virinoj en la naŭ landoj de la Komunumaro. Sed ankaŭ informojn
- 12 –
— pàgina 13 —
pri leĝoproponoj en la Eŭropa Parlamento, kiuj rekte tuŝas virinojn, kaj raportojn pri ekzemple la UN-konferenco en Kopenhago.
La ofsetita revuo estas (por ni senpage, verŝajne ankaŭ por vi) havebla en almenaŭ la 6 lingvoj de la Komunumo en la sekvaj landoj: Belgio, Danlando, FR Germanio, Francio, Irlando, Italio, Luksemburgo, Nederlando, Britio, Kanado, Venezuelo, Ĉilio, Greklando, Japanio, Hispanio, Tajlando, Turkio, Usono, Svislando kaj Portugalio. Se vi interesiĝas, ni povas sciigi al vi la mendadreson en via lando.
HELPPROJEKTO por virinoj
En la provinco Gaugni de Bangladeŝo, la plej malriĉaj virinoj, nome vidvinoj kaj eksedzinoj de malriĉuloj, povas prunti monon por aĉeti krudan rizon. Ili hejme kuiras, sekigas kaj pistas la rizon. Post tiu preparado, ili povas vendi la rizon je profito. Ĉiusemajne ili povas prilabori 140 kilogramojn.
El la gajno, ili ĉiusemajne repagas parton, ŝparas parton, kaj per la cetero sin vivtenas. Post kelkaj monatoj ili povas aĉeti kokojn aŭ kapron aŭ eĉ terpecon.
La celo de la projekto estas ekonomie sendependigi la virinojn.
ANSTATAŬ la panepilolo
Ekzistas bona rimedo anstataŭ la panepilolo (t.e. kontraŭ-koncipa pilolo uzata post koito). Oni devas preni du ordinarajn kontraŭkoncipajn pilolojn en malpli ol 72 horoj post la koito, kaj tiam denove du post pliaj 12 horoj. La piloloj tamen devas esti de la pli forta speco.
La panepilolon oni devas engluti dum kvin sinsekvaj tagoj. Tiel oni enprenas kvanton da hormono egalan al du jaroj da uzo de normala pilolo. Ĉe la alternativa metodo, oni uzas nur 6-oble la kutiman kvanton.
La sekureco de la alternativa metodo egalas al tiu de la panepilolo. Malsaniĝo aŭ vomemo apenaŭ okazas.
LEĜPROPONO en Hispanio
En Hispanio la soci-demokrata ministro de justeco provas enkonduki leĝon pri eksgeedziĝo. Ĝis nun la ŝtato ne havas tian leĝon. Nur la katolika eklezio povas decidi pri tio. Reage al la provo de la ministro, la hispana kardinalo Gonzalez skribis, ke la ŝtato ne povas enkonduki la eksgeedziĝon en la civilan leĝaron, ĉar ĝi havas la taskon okupiĝi pri la bonstato de la komunumo. Laŭ li, eksgeedziĝo estas «la peko el pekoj».
La leĝpropono ne havas grandan ŝancon, ĉar la soci-demokratoj estas en la reganta koalicio kune kun la katolikoj.
Redaktis ĉi tiun rubrikon ♀ Loes Demmendaal (lus demendaal), Ned.
Informojn provizis: ♂ Herman Deceuninck, Belg.
[BILDO p.13] Verda-flava afiŝeto kun la surskribo «…malantaŭen» per grandaj rondaj literoj.
— 13 —
— pàgina 14 —
Kial persisti en rol-dividoj?
MACUI Jajori ♀
[BILDO p.14] Linidesegno de virino sidanta sur seĝo, tenanta infaneton en la brakoj.
«Ĉu vi iam imagis, ke 99% el la ĵurnalartikoloj, kiujn vi legas ĉiumatene kaj ĉiuvespere, estas verkitaj de viroj?» mi demandas. Kaj la demandato surpriziĝas. Iu tagĵurnalo ĉiuvespere reklamas sin televide per atentokapta frazo: «Ĵurnalon +++++ produktas grupo da ardaj viroj». Ĵurnalkompanioj en Japanio estas ja mondo de viroj. Germana ĵurnalistino, kiu vizitis la ĵurnal-kompanion Asahi kaj vidis kelkcent virojn – kaj nur virojn – laborantajn en ĝia granda redaktejo, konsternite murmuris, «Kia neordinara mondo!» Kiam mi estis en Stokholmo por raporti pri la UN-Konferenco pri Homaj Medioj, preskaŭ trionon el la mil kelkcent ĵurnalistoj tie kolektiĝintaj el la tuta mondo estis virinoj. En Japanio inaj ĵurnalistoj okupas malpli ol 1 procenton de la tuta ĵurnalistaro.
Ekster mia laborejo mi renkontas ankoraŭ aliajn mondojn de virinoj. Ĝis la lasta aprilo mi deĵoris en unu el la okcidentaj blokoj de Tokio. La bloko estas parto de la ĉefurbo de ekonomia giganto, Japanio, sed ĝis la lasta jaro tie troviĝis urbo kiu tute ne havis virinojn en sia urba asembleo. Ĉu maljunaj viraj asembleanoj povas sindone labori pri problemoj rekte ligitaj al la loĝantaro kiel infan-vartejoj, pritrakto de forĵetaĵoj, lit-katenitaj maljunuloj, handikapuloj⁺ kaj konsumantoj?
En la urba asembleo de Oslo, Norvegujo, pli ol duono de la membroj estis virinoj. En Danlando mi intervjuis virinan urbestron. Virino estas ankaŭ urbestro de Ĉikago, la due
⁺Handikapulo: homo kiu suferas malavantaĝon pro korpa difekto.
— 14 —
— pàgina 15 —
plej granda urbo en Usono. En Japanio virinaj urbestroj tute mankas.
«Donu al paĉjo tian salajron ke panjo ne bezonu labori!» Tiel sloganis iama gvidanto de la japana laborista movado. Ankoraŭ hodiaŭ preskaŭ ĉiuj funkciuloj de ĉefaj laboristaj organizaĵoj estas viroj. Cetere, mi neniam aŭdas proteston flanke de tiuj gvidantoj pri senkompara kontraŭvirina diskriminacio en dungado, kiam kompanioj eĉ ne donas al virinoj la rajton fari eniran ekzamenon nur pro ilia sekso.
Dum mia raportista okupiĝo pri polucio en la sepdekaj jaroj mi sentis, ke socia sistemo bazita sur vira regado faris nian landon «polucie evoluinta». Estraranoj de polucí-produktantaj entreprenoj estas viroj, kiuj studis en unuarangaj universitatoj. Ili planas fabrikojn, kiujn funkciigas viraj inĝenieroj. Plimultiĝas virinoj, kiuj eniras universitatojn, sed tre malmultaj el ili elektas teknikajn fakojn, ĉar al ili estas fermitaj la pordoj al tiaspecaj karieroj. Mi supozas, ke virinaj inĝenieroj planus pli agrablajn urbojn kaj loĝejojn. Kiam mi okupiĝis pri «panja agrikulturo» (en kiu paĉjo forestas por perlabori monon en urbo), mi aŭdis pri aborto pro laboro kun kultivilo. Ne ĝustas, ke agrikulturajn maŝinojn desegnas viroj, kiuj ne konas virinan fiziologion.
Kiam mi vizitis Usonon por kolekti informojn pri poluciaj problemoj, mi estis imponita de virinaj urboplanistoj, kiuj vigle laboris por konstrui urbojn direktitajn al homoj. En instituto por esplorado pri polucio en Moskvo mi surpriziĝis trovi, ke la estro kaj preskaŭ ĉiuj membroj estas virinoj. En Ĉinio mi vidis virinajn inĝenierojn ripari elektraĵojn kaj virinajn pilotojn veturigi jetojn. Ne povas esti, ke japanaj virinoj havas tiel malaltajn faktorojn de inteligenteco, ke ili ne taŭgas por teknikaj fakoj. Do, la japana socio rabas de virinoj la eblecon plene utiligi siajn kapablojn.
Tial mizere postrestas virina partopreno en la socio en ĉi tiu «evolulando pri la rango de virinoj». Dume ankoraŭ popularas la mito, ke «japanaj virinoj estas fortaj, ĉar ili regas la familian monujon». La fakto estas, ke nur tiel malgrandan mondon kiel la hejmo oni permesas al virinoj mastri. Jen la malnova ideo de divido de laboro inter viro kaj virino: «La viro por la laboro, la virino por la hejmo». Tio estas ankoraŭ akceptata en Japanio hodiaŭ.
— 15 —
— pàgina 16 —
En la sepdekaj jaroj disvastiĝis tra la mondo ondoj de virinliberiga movado. 1975 estis la Internacia Jaro de la Virino, kiun sekvis «la UN-Jardeko por la Virino». Influojn ne povis eviti la japana socio. Fariĝis la unua ina ambasadoro, ina estrarano en granda magazeno, kaj en la Japana Socialista Partio elektiĝis la unua ina vicprezidanto. Plimultiĝas virinoj, kiuj kuraĝe eniras virajn sanktejojn ĝis nun fermitajn al virinoj. Sed plej multaj virinoj, precipe dommastrinoj en sia mezaĝo, havas parttempan aŭ provizoran laboron, kaj ricevas modestan enspezon de nur 400 enoj (= ĉ. US$ 2) hore, kiun ili aldonas al la salajro de sia edzo por la familia financo.
En la sesdekaj jaroj la tuta virinaro estis diskriminaciata. Rezulte de virinaj agadoj en la sepdekaj jaroj, kelkaj virinoj estis akceptataj kiel plenkreskaj membroj en la socion de la viroj; tamen, amaso da virinoj, kiuj devis ankaŭ hejmlabori kaj varti infanojn, restis traktataj kiel duonaj homoj en la socio. En siaj programoj pri virinoj, la japana registaro konsideris ĉi-lastan grupon kiel modelon de laborantaj virinoj, kiu povus plenumi la bezonon de entreprenoj por malmultekosta laborforto. La intenco estas evidenta en la «Programo por Plifortigo de la Familia Bazo» de la reganta Liberal-Demokrata Partio, kiu proponis starigon de «la Tago por la Familio». La ideo estas, ke postuli seksan egalrajtecon kaj rajtojn de la virino estas okcidenta individualismo; ke ni, japanoj, retaksu nian tradician respekton de la familia ligo; kaj ke malgrandajn infanojn kaj maljunajn gepatrojn prizorgu hejme la virinoj.
La nocion «virinoj en la hejmo», kiu iras kontraŭ la historia fluo, subtenas efektive ankaŭ multaj viroj el progresemaj tendaroj. «Se oni akceptas la dividon de roloj, t.e. ke la edzo laboru ekstere kaj la edzino gardu la hejmon, estas ŝia tasko atendi lian revenon en la hejmo, preparinte komforton, kiun li malhavas ekstere.» Tiel skribas en sia libro eldonita en la lasta jaro kuracisto kiu estas konata kiel progresema. La persistemo de japanaj viroj, ĉu konservativaj aŭ progresemaj, alkateni virinojn al la hejmo estas nenio alia ol anakronismo.
La historio de la homaro firme fluas al «viro pli en hejmo; virino pli en socio». Ekde la Internacia Jaro de la Virino,
— 16 —
— pàgina 17 —
estas internacie konsentita komuna celo ŝanĝi la dividon de roloj inter viro kaj virino. Ĝin enkorpigas la «Konvencio pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj», kiun subskribis kvindek-kelkaj novaj landoj en la 17a de julio dum la UN-Konferenco por Jardeko por Virinoj en Kopenhago, kaj la proponata «Rekomendo pri Egalrajteco de Laboristoj kun Familiaj Respondecoj» (forpermeson por prizorgi infanojn ricevu ankaŭ viroj!) de Internacia Labor-Organizaĵo (ILO).
Ni, virinoj, eklaboru por savi la homaron de tiaj aktualaj problemoj kiel milito, polucio, energio kaj nord-suda problemo. Por tio necesas detrui la limigon de «la viro por la laboro; la virino por la hejmo» kaj ebligi egalan partoprenon de viro kaj virino en la socio. Tio signifas, ke ankaŭ viroj devas pripensi pri hejmo – tiel alvokas la tri sloganoj de la UN-Jardeko por la Virino: egaleco, evoluo kaj paco.
Seksa egalrajteco kaj virina partopreno en la socio ne signifas, kiel multaj viroj miskomprenas, ke virino «pensu kiel viro, laboru kiel hundo» por akceptiĝi en la socion de viroj, nek ke virino rivalu kun viro en okazigo de militoj kaj polucio. La vero estas, ke virinoj, ĉiutage vidante diversajn malbonojn ekz. politikan korupton kaj diskriminacion en la vircentrigita socio, urĝe sentas, ke ili ne plu povas lasi sociajn aferojn sole al viroj. Prave, «…la plena kaj kompleta evoluo de lando, la bonfarto de la mondo kaj la afero de paco postulas la maksimuman partoprenon de virinoj sub egalaj kondiĉoj kun viroj en ĉiuj kampoj.» (Antaŭparolo al la «Konvencio pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj».)
La muro de realeco tamen estas tro dika – mi plene konstatas tion, dum mi skribas ĉi tiun artikolon en la oficejo, trovante nur virojn ĉirkaŭ mi. La socio, kiu ne plu estas evoluanta rilate la rangon de virinoj, kaj kie viroj partoprenas en hejmlaboro kaj vartado kune kun virinoj dum virinoj aktive laboras en ĉiuj kampoj kune kun viroj – ĉu tio estas fora utopio por Japanio?
Artikolo el la japana ĵurnalo Asahi tradukita de Yamakawa Setsuko (jamakaŭa secko) ♀
– 17 –
— pàgina 18 —
La kontribuo de virinoj
al la Esperanto-literaturo
Aldo de’Giorgi ♂ (ĝorĝi)
En la suplemento de julio 1980 al la n-ro 3 de SkE, oni demandas, ĉu ekzistas iuj elstaraj inaj rolantoj en la Esperanto-literaturo.
Post trafoliumo de la ekzistantaj studoj pri la historio de nia literaturo, estas tuj evidente ke la pozicio de virinoj en la evoluo de nia tuta beletro estas, ekde la komenco nepre elstara, el ĉiuj vidpunktoj, ĉu laŭ nombra proporcio, ĉu (kaj ĉefe) laŭ kvalito.
Preterlatentante kelkajn negravajn verkistinojn de la plej fruaj tempoj, jam en la unua pionira periodo oni trafas la tiam eksplodan kazon de Marie Hankel (1884–1929), kiu estis tiam aklamata la plej granda poetino en la internacia lingvo, unua kronita «reĝino» en la «Internaciaj Floraj Ludoj» (1909) kaj prezidantino de «Esperanta Literatura Asocio». Sia famo estis tiutempe grandega – kaj tute pleonasmas nun kritikaĉi ke, objektive parolante, ŝiaj poemoj estas finfine nur svenbanalaj siropaĵoj sen enhava kaj teknika valoroj. Ja, ŝiaj viraj kolegoj tiamaj ne diversmaniere sin esprimis (eĉ la plej renomaj – la Majstro ja instruis!).
En la proza kampo, en tiuj foraj tempoj de nia literaturo genezo, ni trovas la nomon de Jeanne Flourens (1871–1928), kiu, sub pseŭdonimo «Roksano», svarmis kaj disfamiĝis sur la paĝoj de la plej konataj revuoj. Estas notinde ke, interalie, ŝi estis la unua kiu verkis pri inismaj egalrajtaj problemoj.
Depost tiuj du korifeoj, la figuroj de reliefaj inaj personecoj neniam malabundis en nia literaturo: Maria Ŝidlovskaja,
– 18 –
— pàgina 19 —
Eva Seemannová-Suchardová, Jana Cíchová, Else Nyberg, Eija Solovaara, Amalia Núñez-Dubús, Magda Carlsson kaj Hilda Dresen (ankoraŭ nun taksata kiel unu el niaj plej brilaj tradukistoj), ĝis la vere majestaj personecoj – Eli Urbanová, Clelia Conterno Guglielminetti kaj Marjorie Boulton. Boulton estas en absoluto unu el niaj plej grandaj verkistoj, en kelkaj kampoj (ekz. en la esploro de la homa psiko, en priamaj poemoj k.a.) nepre la plej granda el ĉiuj kaj ĝis nun nesuperita.
Paroli pri la nuntempa situacio estus vere tro longe (kaj riske), tiel multaj kaj valoraj estas la inaj reprezentantoj en nia aktuala beletro. Do, por koncizigi la analizon, mi profitas la fakton ke, ekde 1975, mi prizorgas beletran rubrikon en Heroldo de Esperanto kaj, ĉerpinte el la ĝis nun aperigitaj 33 numeroj, mi notas ke la kontribuo de la virinoj estas elstara kaj reprezentas ĉirkaŭ 35% de la tuto. Cetere du numeroj de la rubriko konsistis el nur virinaj kontribuoj: unu estis dediĉita al la verkoj de la antaŭnelonge forpasinta poetino Ludmila Jevsejeva, la dua enhavis la poeziajn produktojn de Jevsejeva, de Magda Ŝaturova-Seppova, Rejna de Jong kaj Nadia Andrianova. Plukinte el la aliaj numeroj de la rubriko en Heroldo mi nur notas la sekvajn aperigitajn nomojn, kiuj iel resume bildigas nian nuntempan virinan Parnason. Jen la listo: Lina Gabrielli, Eli Urbanová, Daphne Lister, Elvira Lippe, Zora Heide, Emilija Lapenna, Julia Piŝro[?], Spomenka Ŝtimec, Nevena Nedĉeva, Kristina Aleksova, Mirdza Burgmeister, Leonia Freundlich, Gunhild Halager, s-ino Saranath, Helga Lindner, Erika Linz, Roan Orloff-Stone, Anna Tarabini, Ariella Colombin. Sufiĉe bela florbukedo, ĉu ne? (Kaj eble mi forgesis kelkajn nomojn.)
Inter la nomoj neankoraŭ envicigitaj en mian rubrikon, venas al mi enmensen tiuj de nuntempe nemalgravaj verkistinoj: Despina Patrinu, Éva Tófalvi, Ada Csiszar, Vesna Skaljer-Race, Terttu Tyynelä.
Resume kaj konklude, oni povus longe diskuti kaj statistikadi pri la objektiva valoro kaj pri la pezo de la kontribuo de la virinoj al la verda literaturo (tion mi pretas fari se montriĝos la intereso). Mi nur esperas ke, per miaj tre sintezaj kaj lakonaj vortoj, klare rezultos la demonstro, ke la rolo de la virinoj neniel povas esti taksata sensignifa.
– 19 –
— pàgina 20 —
ARĤIVO DE PRELEGOJ
EGALRAJTECO EN SVEDUJO: BILDO KUN HELA KAJ MALHELA FLANKOJ
Ofte oni ricevas la impreson, ke la problemo pri seksa egalrajteco estas preskaŭ solvita en Svedujo. Tamen, prelegante en Stokholmo dum la 65a Universala Kongreso, Birgitta Wistrand de la sveda virina asocio Fredrika-Bremer-Förbundet atentigis, ke eĉ kiam la principo de egalrajteco estis oficiale akceptita, la baza sinteno de la homoj ne multe ŝanĝiĝis. Ŝi diris: «Unuopaj homoj kaj familioj ne estis pretaj ŝanĝi sian vivmanieron. La viroj ne transprenis sian parton de la hejmlaboro, la virinoj retenis la ĉefan respondecon por prizorgo de la infanoj. En la eksterhejma laboro virinoj ne estis konsiderataj kiel plenvaloraj partneroj rilate la salajron aŭ karieron.» Tial la bildo de Svedujo havas helan kaj malhelan flankon, kie problemoj pri egalrajteco ankoraŭ ne estas solvitaj, sed kie multaj homoj okupiĝas pri ili.
Interesa parto de la prelego temis pri la diversaj perspektivoj de laborantoj por egalrajteco. Ekzemple, kelkaj homoj opinias, ke la pensmaniero de virinoj restigas ilin ĉe malpli alta nivelo ol viroj. Tiu vidpunkto implicas, ke por fariĝi samrajtaj virinoj devas transpreni la pensmanieron de viroj. Alia perspektivo supozas, ke virinoj kaj viroj nature havas la samajn antaŭkondiĉojn, kaj do ke estas plej juste dividi taskojn egale inter la seksoj. Tria perspektivo estas, ke ja ekzistas diferencoj inter la seksoj, sed ke la scioj kaj spertoj de virinoj ne havas malpli da valoro ol tiuj de viroj. Tio signifas, interalie, ke la hejmlaboro kaj flegado devus esti taksataj pli alte.
Poste, Birgitta Wistrand mallonge prezentis la historion de la sveda virina movado kaj kelkajn el la oficialaj paŝoj por atingi egalrajtecon. Fine ŝi mallonge aludis al la neceso, ke ankaŭ viroj rekonsideru siajn rolojn.
La prelego traktis multajn interesajn punktojn, sed tro dense. En ĝi estis fakte sufiĉe da temoj por pluraj prelegoj. La kompleta teksto, en Esperanta traduko de Iva Åberg (oberj) estas havebla ĉe la arĥivo de prelegoj pri la virina demando (v. p. 4 por pliaj detaloj).
– 20 –
— pàgina 21 —
Ĉu ĉesigi la diskuton?
Marjorie Boulton ♀ (maĝri bultn)
En pasintaj numeroj de SkE aperis pluraj leteroj kaj artikoloj pri enkonduko de komunseksa pronomo en Esperanton. Kelkaj ankoraŭ atendas sian aperigon, atestante la fortan intereson de esperantistoj pri ĉiu ajn lingva demando. Laŭ la jena artikolo, tamen, ekzistas multe pli gravaj demandoj por nia atento.
Kiel evidentiĝas el la unua frazo, ĉi tiu artikolo mem devis sufiĉe longe atendi en la vico, ĉar ĝi venis reage al artikolo, kiu aperis jam en la provnumero de SkE. Ĝi do aludas specife al propono de Ole Hagemann en tiu numero, sed ĝiaj konkludoj validas ankaŭ por aliaj proponoj pri komuna pronomo.
La artikolo Egaleco kaj la Internacia Lingvo inteligente kaj modere atentigas pri vera difekto en nia lingvo kaj en multaj lingvoj; kaj la proponoj de Ole Hagemann ŝajnas al mi simile moderaj kaj inteligentaj. Komuna pronomo, ri, solvus kelkajn problemojn kaj estus utila kaj justa.
Kaj tamen –
Unue, mi tre dubas, ĉu la manko de komunseksa pronomo estas vere grava faktoro en la pozicio de la virino. Tia pronomo mankas en la angla kaj la franca, la germana kaj la sveda; tamen, kiuj virinoj estas pli emancipitaj ol la usonaninoj, la anglinoj, la francinoj, germaninoj kaj svedinoj?
Mi suspektas, ke lastatempe ni virinoj foje tro bruis pri tiaj bagateloj, ĉar ili «povas esti signifaj» – kaj ili ja povas; sed la insisto, ekzemple, en la angla, paroli ne plu pri «dustman» (rubporta viro) sed pri «dustperson» (rubporta
– 21 –
— pàgina 22 —
persono) ĉar eble virino deziras havi tian postenon, povas kontraŭefiki, donante la impreson, ke al ni virinoj tro gravas bagateloj: subteni, fakte, la viran mensogon, ke ni estas tre ofendiĝemaj kaj tro forte sentas pri aferoj negravaj. Simile pri la kreskanta deziro, ne uzi «sinjorino» aŭ «fraŭlino» sed trovi ian alian titolon, kiam fakte la diferenco inter edzino kaj fraŭlino estas tre granda kaj grava, socie, ekonomie kaj psikologie. Ju pli iu bruadas pri bagateloj, des pli tiu donas la impreson, ke ekzistas nur bagateloj por pribruadi …
Do, due:
Kiam en tre multaj landoj, virinoj nur rajtas labori en diversaj postenoj kaj profesioj, sed fakte daŭras multloke la kutimo, ke la virino tamen faras la tutan mastruman laboron, tiel ke la «emancipita» laboranta edzino ofte estas malpli libera kaj pli laca ol la virino «ligita al la hejmo» kiu almenaŭ devis prizorgi nur la hejmon;
kaj kiam en multaj landoj religiaj bigotoj penas repuŝi virinojn el profesioj, postenoj kaj kleriĝado, reen en tre rigore fermitan hejman vivon, kvankam iliaj religioj ne necese ordonas ĉie tian regreson;
kaj kiam en multaj landoj peritaj geedzigoj neas al junaj virinoj ian ajn elektorajton pri edzo, eĉ la rajton resti fraŭlino, tiel ke multaj virinoj estas kondamnitaj al dumviva kuneco kun edzoj netaŭgaj;
kaj kiam en multaj landoj ankoraŭ, edzinoj devas elĉerpi sin kaj konstante suferi, pro troa naskado de infanoj, el kiuj multaj mortos tre junaj;
kaj kiam estas landoj, kie viro povas ege facile eksedzinigi edzinon, sed la edzino havas nenian rajton eksedzigi eĉ la plej kruelan edzon;
kaj kiam ankoraŭ ekzistas sur la terglobo landoj, kie la naskiĝo de filo estas motivo por ĝojo, sed la naskiĝo de filino, afero de bedaŭro, kolero kaj eĉ honto;
kaj kiam sur nia belega terglobo, en la dudeka jarcento, ankoraŭ ekzistas popoloj, kiuj ordonas al ĉiuj puberaj knabinoj la apenaŭ priskribeblan kruelecon de virina cirkumcido, kiu kostas al ili ne nur tiutempan torturon, sed seksan kriplecon kaj ofte nenecesajn danĝerojn je akuŝado;
– 22 –
— pàgina 23 —
kaj kiam, en landoj, kiuj laŭ kelkaj kriterioj nomus sin civilizaj, policanoj sisteme kutimas praktiki sur virinojn arestitajn pro politikaj agoj suspektindaj, seksperforton speciale organizitan kiel torturan teknikon …
Dume, mi opinias, ke ni devas koncerni nin pri niaj fratinoj, ne plej urĝe rilate al neperfektaj pronomoj.
Tamen, mi havas alian motivon por milde oponi la en si mem ne malbonan proponon de s-ro Hagemann.
Post tridek jaroj kiel esperantisto, mi dolore kaj kontraŭvole, sed devigite per spertado, venis al la konkludo, ke unu el la faktoroj, kiuj plej malhelpas Esperanton, estas konfliktoj interne de la esperantistoj. Ne sufiĉe facile ni konsentis iom diferenci kun toleremo; ne sufiĉe facile ni iom kompromisas, iom ŝultrotiras, iom konsentas, ke kiam temas pri multaj homoj, ne ĉiu perfekte plaĉos ĉiam, ĉiel, al ĉiuj aliaj. Kaj ŝajnas, ke ofte estas pri lingvaj detaloj, ke okazas la plej nenecesaj krizoj kaj kvereloj. Iam estis tute senproporcia bruo pri la fakte ne tre multaj neologismoj de Kalocsay, tiel ke okazis eĉ ege hontindaj persekutoj kontraŭ unu el la eble dek plej grandaj esperantistoj de nia historio. Multaj ankoraŭ memoros, kiel la ne tre grava punkto pri -ita kaj -ata en nur malmultaj dubaj situacioj malamikigis kelkajn el la plej honorindaj servantoj de la Movado, kaŭzis publikajn konfliktojn tre maledifajn, kaj eble eĉ pli tragike, kolose perdigis la tempon kaj energion de multaj el la plej bonaj intelektoj kaj noblaj animoj de Esperanto, kaj multloke venenis la atmosferon. Nu, ĉu niaj malamikoj ne iom rajtas diri, ke ni esperantistoj asertas, ke per Esperanto oni helpos al mondpaco kaj interpopola amikeco, sed la esperantistoj kapablas kvereli nur pri mizeraj participoj?
Komprenebli, mi iomete trosimpligas retorike; tamen, mi vere petegas al ĉiuj esperantistoj, ke ili ne nuntempe iniciatu lingvajn proponojn, eĉ ne en si mem malbonajn, kiuj povus denove dividi nin kaj perdigi niajn limigitajn fortojn per tiaj konfliktoj internaj. Ĝuste simile mi pensas, pri ĉiuj proponoj pri alfabetaj reformoj. Ni ankoraŭ ne estas maturaj por tiaj aferoj; ili povus nur distri nin de pli gravaj taskoj, kaj krei pretekstojn por detruaj konfliktoj.
Ni ne nuntempe elverŝu inkon en lingvaj polemikoj, kiuj nepre naskiĝus el «reformproponoj», kiam ankoraŭ fluas en la mondo
– 23 –
— pàgina 24 —
tiom da sango kaj larmoj. Ni virinoj prefere laboru per Esperanto, ne jam penu bonmotive operacii ĝin.
Kaj dume, ni ne forgesu pri la utileco ofte de: li kaj ŝi, li aŭ ŝi; tiu, ties; oni; persono; homo; eble ne en ĉiuj kazoj, sed en multej, unu aŭ alia sufiĉos por eviti gramatikan diskriminacion.
.. SkE … novaĵoj … SkE … novaĵoj … SkE … novaĵoj ..
Pri la apero de la japana SkE raportis ĉiuj el la tri plej grandaj tutlandaj ĵurnaloj de Japanujo.
La ĵurnalo Mainiĉi intervjuis la du redaktorojn, Yamakawa Setsuko kaj Hukunaga Makiko, kaj aperigis artikolon pri ilia agado kun foto. Ĝi aperis en la 15a de septembro kaj poste venis multaj reagoj de interesitoj. En la sama tago Jomiuri prezentis la revuon en sia rubriko «Libroj pri virinoj». Foto montris la japanan SkE inter pluraj aliaj japanlingvaj eldonaĵoj. En la 19a de septembro la ĵurnalo Asahi informis pri la japana SkE en sia rubriko «Memorando» kiu temis pri novaj gazetoj inkluzive tiujn pri virina agado.
[REKLAMO p.24] Per nia nura vol’ AŬ KANTA HISTORIO PRI LA KONDIĈOJ, LUKTOJ KAJ ESPEROJ DE ĈIUJ INOJ KAJ INISTOJ EN LA NUNA KAJ PASINTA EPOKOJ EN PLURAJ LANDOJ TRADUKITA EL NACIE UZATAJ LINGVOJ AL INTERNACIE UZOTA LINGVO KUN KLERA SE NE KLARA PRETERKONDUKO DE ANA BRENAN, PRESITA EN PLAĈA LIBRETO POR KE ĈIU BONE KOMPRENU LA VORTOJN DE LA DEK KANZONOJ ALTKVALITE KANTITAJ PARE DE SUZANA KAJ SURBENDIGITAJ EN BENDOSKATOLO — TIO ESTAS KASEDO. La kasedo «per nia nura vol'», kiu enhavas inismajn kanzonojn, estas havebla de Loes Demmendaal, Bethlehemstraat 23e, 3061 GA Rotterdam. Nederlanda pŏk. 2462436. Prezo: 18,00 gld.
– 24 –
Núm. 6, abril de 1981
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 6, abril de 1981.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novajletero — Numero 6, Aprilo 1981
[BILDO p.1] Kaplinio sur ruĝa fono: la titolo «Sekso kaj Egaleco» per grandaj nigraj literoj, kun la vortoj «Sendependa novajletero» maldekstre kaj «Numero 6 / Aprilo 1981» dekstre.
SEMAJNFINO PRI VIRINA AGADO
Dum la semajnfino de la 28a de februaro ĝis la 1-a de marto, la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam estis «invadita» de dek tri virinoj el diversaj landoj. La «invado» estis organizita de la Komisiono pri Virina Agado (KVA), kaj ĝia celo estis kunsidi por plani la virinan agadon en la Esperanto-movado: ĝian direkton kaj manierojn realigi ĝin. Ĉeestis virinoj el Belgujo, Bulgarujo, Francujo, FR Germanujo, Nederlando kaj Svedujo.
Dum la unua tago la elirpunkto de la diskutado estis kelkaj paragrafoj el la UN-Agadprogramo por la dua duono de la Jardeko por Virinoj, kiu estis akceptita dum la UN-konferenco en Kopenhago pasintjare. La rekomendoj kiujn oni celos realigi temas pri la pozitiva prezento de virinoj kaj virinaj interesoj; la forigo de antaŭjuĝoj kaj tradicia sinteno (stereotipaj roloj kaj karaktero de viroj kaj virinoj); kuraĝigo al virinoj partopreni en difinita agado (en nia kazo, Esperanto-agado); kaj helpo al virinoj akiri memfidon por ke ili agadu.
Dum la dua tago oni diskutis kelkajn projektojn kun tiuj celoj. Oni kompilis liston de virinoj, el la landaj kaj fakaj asocioj, kiuj eventuale en siaj landoj povas helpi al ni por plivastigo de niaj ideoj. Ankaŭ la kunlaboro en nacilingvaj virinaj organizaĵoj povos eble malfermi al ni novajn rondojn. La tasko de la virinoj en tiu reto de kunlaborantoj estos celi al realigo de la supraj punktoj en siaj landoj. Praktike do,
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novajletero
Jarabono (4 numeroj): 12,00 gld. aŭ 15 irk
Internaciajn respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto 4412211.
Limdato por la venonta numero: 15a de junio.
Redaktoro
Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando
Kunlaborantoj en ĉi tiu numero:
Audrey C.E. Childs-Mee Loes Demmendaal Ole Hagemann Judith Junger Charles Power Dermod Quirke Louis F. v. Wunsch-Rolshoven
Presis Strangled Vole Press en London, Britio.
Perantoj
Internacia (prezo: 14,50 gld.): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hope, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Argentina: Hugo Lingua, Casilla de Correo 278, RA-2000 Rosario.
Brita (prezo: £3,00): Dermod Quirke, 18 Trouville Road, London SW4 8QL. Poŝĝira konto 12 463 0006.
Franca: Anne Elise Amblès, 51, rue Blanche, F-75009 Paris.
Itala (prezo: 5600 liroj): Alessandro Panerai, Via Pistoiese N457, I-50010 Campi-Bisenzio.
Japana (prezo: 1500 enoj): Hukunaga Makiko, Midori-so 2-1, Kamisyakuzii 1-739, Nerima-ku, Tokyo, 177. Ĝirokonto 0-99911, Tokio.
Norvega (prezo: 30 norv. kronoj): Margrete Landmark, Buerstad, N-3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Novzelanda: J. T. Allan, 12 Lonsdale Crescent, Wellington 3.
Sveda (prezo: 25 sved. kr.): Märtha Andréasson, 2265 Tolsered, S-425 90 Hisings Kärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4880.
Usona (prezo: $6,50): Charles Power, Nieuwe Binnenweg 197B, 3021 GA Rotterdam, Nederlando. (Pago per ordinara usona enlanda ĉeko al la nomo Charles Power).
— 2 —
— pàgina 3 —
la kunlaborantino mem agados kaj aktivigos aliajn virinojn en sia ĉirkaŭaĵo.
La ĉeestantoj konsentis, ke estonte ni tre atente observos la rolon de la virinoj, kiumaniere ili estas prezentataj en Esperantaj lernolibroj, revuoj, artikoloj ktp., ĉar ofte eĉ en niaj rondoj ankoraŭ la virino ludas rolon el la pasinteco.
Por la verkado de artikoloj kaj prelegoj necesas krom memfido ankaŭ trejnado (kiu eble instigos memfidon), do aliaj projektoj rilatas al la trejnado de virinoj en tiuj kampoj. Ni jam havas inter ni virinojn, kiuj povas prezenti al ni, kaj ankaŭ al la esperantistaro entute, temojn kiuj multe helpus al la spertigo de ni ĉiuj. Per tiuj prelegoj, kiuj eble okazu en malgrandaj rondoj, ni certe eltrovos novajn talentojn per kiuj ni povos atingi aliajn celgrupojn.
Sed la kunlaboro de la reto de virinoj estas la bazo, kaj la plej grava kondiĉo por nia sukceso. →
Saluto okaze de la 8a de marto
Kiel vi legas supre, en Rotterdam okazis sukcesa seminario de la Virina Komisiono. Mi estas certa, ke ĝi signalas la komencon de nova etapo en la virina movado inter geesperantistoj.
Mia espero estas nun, ke la bonaj ideoj kaj iniciatoj donos per la laboremo de multaj virinoj en nia movado belan rezulton jam ĝis la venonta seminario en marto de 1982 – eble eĉ la unuaj rezultoj raporteblos jam en Brazilio?
Ĉi tiuj vortoj atingos vin iom longe post la 8a de marto. Tamen miaj salutoj al vi ĉiuj okaze de tiu Internacia Tago de la Virino estas ne malpli koraj. Finfine, la tago mem estas nur ekstera simbolo de interna konscio, kiun ni devus havi ĉiam, ne nur dum unu tago – konscio pri nia valoro kiel virinoj. Kaj ni ne alkroĉiĝu nur al tiu faceto – ni insiste konsciu pri nia valoro kiel homo.
Eliza Kehlet, estrarano de UEA pri virina agado
— 3 —
— pàgina 4 —
ĈU VI VOLAS KUNLABORI KUN KVA?
Kiel vi legas supre, KVA nun volas krei reton de virinoj, kiuj kunlaboros por realigi la projektojn diskutitajn en Rotterdam. Se vi volas partopreni en tiu agado, bonvolu kontakti Komisionon pri Virina Agado, p/a Nieuwe Binnenweg 197B, 3021 GA Rotterdam, Nederlando.
Por mi, ne malpli grava ol la praktika enhavo de tiu kunveno estis ĝia agrabla etoso. La kunsidoj okazis en malstreĉa kaj amika atmosfero, same kiel la ĝueblaj lunĉoj kaj vesperoj. Promenado tra Rotterdam al Virina Domo, al kiu oni ne enlasas virojn, estis celo de vespera ekskurso. Bedaŭrinde la domo dum tiu vespero estis malfermita, tial ni reiris al nia komuna hotelo kaj tie sidis kune kaj babilis sufiĉe longe.
Oni ŝuldas dankon al Eliza Kehlet ♀ (kelet), kiu kuiris bongustan vespermanĝon por la unua vespero kaj al Loes Demmendaal ♀ (lus demendaal), kiu nin gastigis. Apartan laŭdon meritas la membroj de KVA pro la bonega organizado de la tuta semajnfino.
La partoprenantoj decidis organizi duan kunsidon en Hamburgo por la venonta jaro, kaj oni esperas aŭdi pri la intertempa agado.
Kompilita el raportoj de Elsbeth Bormann ♀ (elsbet bormn), FR Germanujo kaj Judith Junger ♀ (judit jungr), Nederlando
NI LABORAS…
[BILDO p.4] Desegnaĵo: du personoj sidas ĉe skribotablo kaj laboras; unu skribas kun plumo en la mano, apud bretaro kaj fenestro.
[REKLAMO p.4] Manskribita teksto: «NI LABORAS… por produkti numeron de SkE. Pruvu al ni, ke tiu laboro valoras. Se via abono finiĝas per ĉi tiu numero, REABONU!»
— 4 —
— pàgina 5 —
[BILDO p.5] Emblemo de rubriko: la vortoj «TRA LA MONDO» kurbe skribitaj inter du globusoj, tiu maldekstra montranta Amerikon kaj tiu dekstra Eŭropon, Afrikon kaj Azion.
Bulgarujo
Aperis nova numero de «Bulgarino». Dediĉite al la internacia Jaro de la Infano, ĝi enhavas multajn artikolojn pri infanoj, krom intervjuoj, biografioj, turismaj artikoloj kaj aliaj. Interalie aperas dialogo kun la Komitato de la Bulgaraj Virinoj. Tiu komitato ĉiujare ricevas dekon da vizitoj de delegacioj, kiuj starigas plurajn demandojn pri la rolo de la virinoj en la socialisma socio. La artikolo ripetas kelkajn el la plej oftaj demandoj, kun la respondoj de la Komitato. Parton de tiu artikolo ni reaperigas ĉi tie.
■ Ĉu malaperas la tendenco, ke la avinoj vartu la genepojn?
Ĝi baldaŭ malaperos, tamen ĝi ekzistas.
■ Kial ĝi malaperos?
Unue, krom la gepatroj, ankaŭ la avinoj konvinkiĝis, ke en la infanvartejo la infanoj evoluas pli bone kaj ĉiurilate. Medicina personaro zorgas pri la sanstato de la infanoj. Ĝi regule injektas al ili la necesan vakcinon, preskribatan en ilia aĝo, kontrolas la kvanton kaj la kvaliton de la nutraĵoj. Vartistinoj, speciale instruitaj, okupas la infanojn per didaktaj ludoj, evoluigas ĉe ili lerton kaj kutimojn, instruas al ili la unuajn konojn pri la mondo, pretigas ilin por la lernejo.
— 5 —
— pàgina 6 —
Kaj due, ĉar la bulgaraj virinoj emeritiĝas en meza aĝo de 55 jaroj, sed ekzistas kategorioj, kiuj emeritiĝas pli frue. Certe tio estas aĝo en kiu ili ankoraŭ povus esti utilaj per sia laboro al la socio. Kaj ĉar en Bulgario oni konstante bezonas laboristojn, la emeritoj – virinoj kaj viroj – povas daŭrigi labori kaj ricevi, krom la pension, ankaŭ monatan rekompencon. Tio estas ebleco, kiun pluraj avinoj profitas. En la plano pri sociala-ekonomia evoluo de nia lando, oni antaŭvidas baldaŭ kontentigi 100% la bezonojn de lokoj en la infanĝardenoj.
■ Ni legis ke en Bulgario la viroj havas rajton pri 60-taga forpermeso pro patreco. Ĉu ili profitas tiun rajton?
Mi ne scias, kie vi legis pri tia rajto de la bulgaraj viroj, sed tio ne estas vera. En Bulgario ekzistas pagata forpermeso pro gravedeco kaj nasko ĝis dek kvar monatoj; tio estas funkcio specifa por la virino. Pro tio tiun forpermeson oni nomas ‘forpermeso pro patrineco’. Dum la tempo de forpermeso oni ne rajtas eksigi patrinon. Oni ne rajtas eĉ translokigi ŝin al alia laborloko. La nepagata forpermeso validas ĝis la infano estas tri-jara kaj ĝin rajtas uzi nur la patrino. Dum tiu tempo ŝia laborloko estas konservata kaj la jarojn dum la forpermeso oni konsideras laboritaj.
Ĉe ni ekzistas ankaŭ alia speco de forpermeso por flego de malsana infano, ne pli longa ol 60 labortagojn en unu jaro. Tiu forpermeso, laŭ prijuĝo de la koncerna familio, povas esti uzata de la patrino aŭ de la patro. Tiu estas la ‘patra forpermeso’, pri kiu vi demandis.
■ Ĉu en Bulgario abortigoj estas permesataj?
Verdire la abortigoj en Bulgario estas permesataj. Oni faras ilin nur en hospitaloj fare de kuracistoj-specialistoj. Ĉiu virino ekster geedza vivo, t.e. needziniĝinta, divorcinta aŭ vidvino, post gravediĝo povas turni sin al la koncernaj servoj por interrompo de gravedeco, se ŝi ne deziras naski.
Ankaŭ ĉiu edzino, kiu jam naskis du infanojn, t.e. jam plenumis la reproduktan de sia geedza paro, aŭ se ŝi jam estas pli aĝa ol kvardek jarojn kaj naskis unu infanon, ŝi, laŭ sia propra deziro, povas rompi la gravedecon.
En ĉiuj kazoj, kiam la gravedeco aŭ la nasko minacas la vivon kaj la sanon de la graveda virono aŭ la vivpovon de la
— 6 —
— pàgina 7 —
infano, oni rompas la gravedecon konforme al medicinaj indikoj. Tiaj abortigoj tamen nepre devas okazi en ĉeesto de kuracisto-specialisto pri la malsano. Ĉiuj abortigoj estas farataj kontraŭ minimuma pago. Sed rilate kun la abortigo, la praktiko prezentas diversajn okazojn, kiajn ne ĉiam oni povas antaŭvidi en la leĝoj. Pro tio, ilin konstante analizas kompetentaj instancoj por trovi la plej sukcesan solvon, prenante en konsidero ĉiujn hipotezojn kun sociala signifo. Tio estas granda socia zorgo kaj ĝi koncernas ne nur la sanon de la homoj, sed ankaŭ profunde personajn konsiderojn.
[REKLAMO p.7] BULGARINO reaperis!
Finfine aperis nova numero de tiu bela bunta kajero eldonata de la Komitato de Bulgaraj Virinoj. Temas fakte pri la numero de 1979 – kiu nur nun aperas pro problemoj ĉe la presejo. Sed tio ne ŝanĝas la intereson de ĝia enhavo.
Bulgarino aperas en Esperanto, la angla, franca, germana kaj portugala. Senpagan ekzempleron en Esperanto vi povas peti de: Bulgara Esperantista Asocio, poŝtkesto 66, BG-1000 Sofia.
Israelo
En Israelo ekzistas leĝo kiu devigas la civitanojn, kiuj atingis la aĝon 18, servi en la armeo. El tio oni povas kompreni, ke ĉiuj devas servi – kaj viroj kaj virinoj. Tiu leĝo estas verŝajne unika en la mondo.
Kiel ekestis tiu situacio? Kiajn taskojn faras la virinaj soldatoj? Gila Wandel (vandl), kiu mem lastatempe finis sian du-jaran devigan militservon en la israela armeo, klarigas.
Mi kredas, ke la situacio fontas el la karaktero de la paŝoj, per kiuj la judaj novenmigrantoj konstruis hejmlandon ekde la fino de la 19a jarcento ĝis la establiĝo de la ŝtato en 1948. Viroj kaj virinoj venis ĉi tien por konstrui ion novan, kaj
— 7 —
— pàgina 8 —
estis komprenebla ke ĉiuj devis labori kune. Tial, kiam fondiĝis la armeaj organizaĵoj (antaŭ 1948) libervole aliĝis multaj junuloj de ambaŭ seksoj. Tio reflektis la valorojn de komuna laboro kaj de la bezono, ke ĉiuj defendu la kreiĝintan ŝtaton. Kiam fondiĝis la oficiala israela armeo en 1948 estis nur nature, ke la devigo servi estu por ĉiuj.
Tamen estas diferenco en la situacioj de la soldatoj kaj la soldatinoj. Unue, viroj devas armeservi dum tri jaroj kaj virinoj dum du. Laŭ mia opinio, la kialo estas ke en nia socio (almenaŭ en Israelo), virinoj, pli june ol viroj, volas edziniĝi kaj naski infanojn. Multaj junulinoj ankaŭ volas sperti la sendependan vivon antaŭ ol elekti la vivmanieron.
Grava demando estas, ĉu la ebleco ricevi diversajn taskojn en la armeo egalas por soldatoj kaj soldatinoj. La respondo ne estas tute simpla. Virinoj servas en ĉiu parto de la armeo – en la flugarmeo, mararmeo, infanterio, artilerio ktp., kaj en ĉiu trupo. Iliaj taskoj abundas kaj diversas. Multaj okupiĝas pri oficeja laboro, kiu povas postuli altan respondecon. Kvankam esti tajpistino aŭ telefonistino ne estas tiel interese, tamen la laboro gravas.
Alia kategorio estas la teknika laboro. Oni povas renkonti multajn junulinojn kiuj, sidante, starante aŭ kuŝante laboras ĉe maŝinoj simplaj aŭ komplikaj. Ili faras la saman laboron kiel iliaj amikoj, la soldatoj.
Komprenebla ekzistas ankaŭ specialaj taskoj kiujn oni devas studi dum periodo de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj jaroj. Ekzemple, multaj soldatinoj okupiĝas pri komputeroj.
Alia speco de laboro estas helpodono al aliaj gesoldatoj per medicinaĵoj aŭ per diskuto kun la soldato, ties komandanto kaj familianoj.
Eĉ se tio ne estas oficiala tasko, multaj soldatinoj kontribuas per kreo de bona etoso, per preteco aŭskulti siajn geamikojn en la sama trupo.
Tamen virinoj ne rajtas aktive partopreni batalojn. Eble tio estas unu el la kialoj, ke ankoraŭ ne estas majorgeneralino en Israelo.
Gila Wandel, Israelo/Usono
— 8 —
— pàgina 9 —
DISKRIMINACIO EN LA EDUKADO:
En la kvara numero de SkE, ni amplekse priskribis la diskutojn pri diskriminacio, kiuj okazis dum la lasta Universala Kongreso. Sed ne nur en Stokholmo oni traktis tiun temon. Ankaŭ en Yaizu, Japanujo, oni debatis pri ĝi dum la 13a Tutlanda Kunloĝado de Esperantistoj.
Montriĝis, ke granda parto de la debato temis pri diskriminacio kontraŭ virinoj en Japanujo. Yamakawa Setsuko ♀ (jamakaŭa secko), unu el la eldonantoj de la japana SkE, malfermis la diskuton per raporto pri seksa diskriminacio en japanaj lernejoj. Ni aperigas ĉi tie la plenan tekston de ŝia raporto, kiun ni ĉerpis el interesa dokumento kompilita de Umeda Joŝimi ♂: «Diversaj aspektoj de diskriminacio en Japanujo».
La dokumento eniras la arĥivon de KVA pri la virina demando. Ĝi estas havebla ankaŭ de Umeda Joŝimi, ĉe Japana Esperanto-Instituto, 12-3, Waseda-mati, Sinzyuku-ku, Tokio 162. Li bonvenigus viajn komentojn pri ĝi.
Seksa diskriminacio ĉe lernejo
Yamakawa Setsuko
Mi raportas pri seksa diskriminacio ĉe la lernejo surbaze de la faktoj, kiujn mi mem observas kaj spertas ĉe la altlernejo kie mi instruas.
Diskriminacio en la ĉirkaŭaĵo
Nombro de instruistoj: La nombro de inaj instruistoj estas malpli granda ol tiu de viraj (ĉe nia lernejo: 42 viraj kaj 13 inaj), kvankam lernas tie samnombro da knaboj kaj knabinoj.
Laboro de instruistinoj ofte estas pli peza ol de instruistoj. Ekzemple, kiam iu knabino bezonas tranokti eksterhejme pro la lerneja programo, ŝin devas akompani ina instruisto, dum por knabo tio ne estas deviga.
Tamen, ekzistas tia tendenco, ke eĉ inaj instruistoj ne tre volas plimultigi la nombron de inaj kolegoj.
— 10 —
— pàgina 10 —
Subvencio por prizorgado de bebo: Inaj instruistoj havas la rajton foresti de sia laboro plej longe unu jaron post nasko. Tio ŝajnas esti bona kaj efektive ĉe multaj paroj bonvena. Tamen, ĝi baziĝas sur tradicia ideo ke la bebon prizorgu nur virino (patrino), tiel ke rezultiĝas divido de vira rolo kaj virina rolo, ne egaleco laŭ sekso. Dum edzino ĝuas la rajton por prizorgado de bebo kaj dommastrumado, la edzo laboras ekstere. Kiam ŝi rekomencas labori, estas jam malfacile reteni la egalecon inter la edzo kaj edzino. Kvankam ili egale gajnas monon por vivtenado, la edzino faras ĉiujn hejmlaborojn, aŭ la plej grandan parton el ili.
Edukprogramo: Lecionojn pri hejmadministrado kaj dommastrumado nur knabinoj devas ĉeesti, dum knaboj ĉeestas aliajn lecionojn kiel gimnastikon. Tiun ĉi edukplanon subtenas la ideo, ke nur virinoj zorgu pri hejmaj aferoj. Nun videblas, tamen, nova tendenco, ke geknaboj kune lernu en tiu leciono.
Seksa diskriminacio en lernolibroj: La lernolibroj kaj lernomaterialoj estas plenaj je diskriminaciaj tekstoj. Ekzemple, en anglalingvaj tekstoj ni trovas sekcion pri serĉado de profesioj, kiu montras ke krom dommastrino inaj profesioj estas ĉefe instruisto kaj sekretario. Pri la multaj aliaj profesioj viroj okupiĝas. Foto de hejmvivo ofte montras ke virino estas servanto kaj viro estas mastro. En sociosciencaj tekstoj ankaŭ troviĝas mencioj, kiuj sugestas ke la viro laboru ekstere kaj la virino prizorgu la familion hejme.
Diskriminacio en la menso
Ne estas klare kiel oni ekhavis ĝin, sed estas klare ke ja ekzistas diskriminacia pensmaniero ĉe la menso de preskaŭ ĉiu homo, ĉu viro aŭ virino, ĉu knabo aŭ knabino.
Same kiel aliloke, en la lernejo probable neniu estas emancipita el seksa diskriminacio. «Vi faru tion, aŭ ne faru alion, ĉar vi estas knabo», «Vi rajtas fari tion, sed ne alion, ĉar vi estas knabino», aŭ «Estu vireca; estu virineca», tiel diras kaj admonas geinstruistoj kaj geknaboj inter si. Tia mensa
[BILDO p.10] Desegnaĵo de du infanoj en laborsalopetoj kaj kaskedoj, unu kun la ina simbolo (♀) sur la kaskedo kaj la alia kun la vira simbolo (♂); la unua tenas gantojn, la dua ilon.
→ p. 14
— 11 —
— pàgina 11 —
Antaŭen kaj…
VIRINA ĉefministro en Norvegio
S-ino Gro Harlem Brundtland fariĝis ĉefministro de Norvegio. Je la aĝo de 41 jaroj, ŝi estas la plej juna registargvidanto en okcident-Eŭropo. S-ino Brundtland estas konata kiel feministo pro siaj klopodoj faciligi la situacion pri abortigo.
VIRINA tago en Brisbane, Aŭstralio
Ĉi-jare la celebro de la 8a de marto (Internacia Tago de la Virino) okazis per filmoj, muziko kaj stratteatro. La postan tagon prelegantoj parolis en subĉiela kunveno pri nuntempaj problemoj. La organiza komitato enhavis membrojn el multaj virinaj grupoj. Dum la tuta semajno pendis en la urbo afiŝoj pri paco, senarmigo kaj la sekvoj de nuklea agado en la Pacifiko.
PANTALONO aŭ jupo
Industria tribunalo en Britujo decidis ke hospitala regularo kiu malhelpis sikan virinon fariĝi flegistino, pro tio ke ŝi portas pantalonon anstataŭ flegistinan uniformon, estas rase diskriminacia.
La tribunalo rekomendis ke la kondiĉo, ke ĉiu flegistino devas porti jupon, estu forstrekita en malpli ol 6 monatoj.
1980 – ELSTARA jaro por virinoj en usonaj poŝtmarkoj
Tion oni povas konkludi, kiam oni vidas la ses poŝtmarkojn, kiuj aperis pasintjare en Usono. Entute ili montras sep rimarkindajn virinojn. Frances Perkins (fransiz perkinz) estis grava politikisto, kiu okupiĝis precipe pri homaj rajtoj kaj plibonigo de laborkondiĉoj. Dolley Madison (doli) heroe agis dum milito kontraŭ la britoj en 1812. Emily Bissell laboris por malsanuloj. Sur unu poŝtmarko aperas Helen Keller, fama blinda kaj surda virino, kun sia instruisto kaj amikino Anne Sullivan (an salivn). Edith Wharton (idit ŭortn) estis verkisto. Blanche Stuart Scott (blanĉ sturt skot) estis la unua virina aviadisto en Usono.
La poŝtmarkoj ne estis serio, sed aperis en apartaj okazoj dum la jaro. Neniam antaŭe en Usono aperis tiom da poŝtmarkoj en unu jaro honore al virinoj.
[BILDO p.11] Malklara, tre kontrastigita reprodukto de usona poŝtmarko kun dentita rando; la surskriboj kaj la bildo ne legeblas. [nelegebla]
— pàgina 12 —
LERNEJESTRINOJ
La Usona Asocio de Lernejaj Administrantoj devis serĉi por trovi partoprenantojn por la unua nacia kunveno de virinaj estroj. Finfine ĝi konstatis, ke el la 16 000 lernejaj distriktoj en la lando, nur 153 havas virinan estron – tio estas malpli ol 1%. Kontraste, 70% de la instruistoj en la nacio estas virinoj.
Kalifornio donis la plej bonajn rezultojn, kun 28 virinaj distriktaj estroj. Sekvis Novjorko kun 18 kaj Illinois kun 16. Ĉirkaŭ 12 ŝtatoj tute ne havis virinan lernejo-administranton kaj ĉirkaŭ la duono el ĉiuj ŝtatoj havis nur unu aŭ du. Finfine, tamen, la konferenco okazis pasintjare. Ĉefe la partoprenantoj diskutis sian propran situacion en vira mondo. Nova renkontiĝo estis planita por ĉi tiu jaro.
DUONJARE post la kongreso
La UN-konferenco de virinoj en Kopenhago en 1980 estis grava paŝo por la atingo de virina egalrajteco. Sed ĉu post tiu spektakla konferenco, oni daŭrigos ankaŭ la rutinan agadon? Lucille Mair ♀ (lusil mer), kiu estis dum preskaŭ du jaroj generala sekretario de la virina konferenco, opinias ke jes. Ŝi nomas du terenojn kie oni daŭrigas la agadon por realigi la spiriton de la rezolucio en Kopenhago.
La unua estas la regionaj oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj. Temas pri kvin oficejoj, kie fakuloj okupiĝas pri emancipaj aferoj. Krome, oni ricevis pli da mono por la speciala Virina Oficejo en Vieno, Aŭstrio.
La dua tereno estas la podio de la Unuiĝintaj Nacioj mem. Laŭ Lucille Mair, granda antaŭpaŝo estas la konstato ke la problemo de virina emancipiĝo estas kunligita kun la evoluigo de la Tria Mondo. Tial necesos trakti ĝin dum la tria evolu-jardeko, kaj do la temo daŭre okupos Unuiĝintajn Naciojn.
GRAFENBERG-punkto
Lastatempe oni malkovris, ke ankaŭ virino povas ejakuli dum orgasmo.
Esplora teamo en Usono trovis ke difinita loko (la Grafenberg-punkto) en la vagino produktas fluidaĵon kiam ĝi ricevas rektan stimulon. La fluidaĵo ne estas urino aŭ vagina lubrikaĵo; ĝi plej similas al la ejakulaĵo de steriligita viro.
Ĉe kelkaj virinoj la ejakulaĵo eniras la vezikon, tiel ke ili sentas urĝan bezonon urini post seksumado.
Redaktis ĉi tiun rubrikon ♀ Loes Demmendaal (lus demendaal), Ned.
Informojn provizis: ♀ Winsome Greenhalgh (ŭinsm grinhalŝ), Aŭstral.; ♂ Probal Daŝgupto, Hind.; ♂ Conrad Fisher (konrad fiŝr), Us.; ♀ Judith Junger (judit), Ned.; ♂ Charles Power (ĉarlz paŭr), Ned.
… malantaŭen
— pàgina 13 —
elemento jam nestiĝas eĉ en eduka medio.
Sekvoj kaj rezultoj…
Mi devas konkludi, je mia granda bedaŭro, ke kaj knaboj kaj knabinoj lernantaj en altlernejoj suferas pro seksa diskriminacio. Ĝi limigas iliajn vivojn. Knaboj ĝenerale desegnas por si pli grizan, senesperan estonton ol knabinoj. Ili jam konscias, ke ili vivas en patriarka socio. Ili sendemande akceptas ke viro devas subteni sian familion. Tial, ili ne emas elekti sian estontan vojon libere laŭ sia plaĉo, sed elektas tian vojon, kiu promesas al ili sufiĉan mongajnon por siaj edzino kaj gefiloj. Eĉ se ili ne volas plustudi en universitato, plej ofte ili eniras ĝin nur por serĉi pli profitdonan laboron per akirita diplomo.
Knabinoj, aliflanke, havas pli da malfacilaĵo ol knaboj, se ili volas daŭrigi siajn studojn kaj labori eksterdome. Iliaj gepatroj ofte postulas ke ili lernu hejmadministrajn aferojn prefere ol sciencajn studojn, por ke ili povu laŭeble plej frue edziniĝi al bona, promesplena viro kaj fariĝi fidela edzino kaj saĝa patrino. Sendependiĝi eksterhejme estas ankoraŭ ne agnoskate en nia socio por virinoj.
Ilustris: Hukunaga Yosiko ♀ (joŝiko), Japanujo
[BILDO p.13] Desegnaĵo en rondo: leterkesto kun la surskribo «LETEROJ».
Niaj legantoj jam scias, ke SkE regule aperas en japana versio. Kompreneble, ankaŭ la japana eldono ricevas de siaj legantoj leterojn. Jenaj du kontribuaĵoj, tradukitaj el la japana, bedaŭrinde alvenis tro malfrue por la pasinta numero. Espereble, kiel skribis Yamakawa Setsuko, ‘estas la komenco de interkomunikado inter esperantistoj kaj ne-esperantistoj’ pere de la du versioj de SkE.
En la lasta aŭgusto mi partoprenis en la 8a Monda Konferenco pri Legado en Manilo, Filipinoj.
— 14 —
— pàgina 14 —
La denaska lingvo de la filipinanoj estas la tagaloga, kiu uzas la latinan alfabeton, sed la oficiala lingvo estas la angla. Homo kiu ne scipovas la anglan ne povas trovi okupon, kiu pagas bonan salajron.
Rilate al edukado, 60% de geknaboj iras al elementa lernejo; 30% de tiuj, kiuj finas ĝin, iras al mezlernejo; kaj 3% iras al universitato. Mi aŭdis, ke la analfabeteco estas unu el la plej gravaj problemoj, kiujn oni ankoraŭ devas solvi. Instruado estas virina laboro, parte ĉar la salajro de instruisto ne estas sufiĉa por ke viro subtenu sian familion. Bedaŭrinde mi ne havis ŝancon aŭdi de filipinaj virinoj pri diskriminacio kontraŭ virinoj en ilia lando.
Mi legis la provnumeron kaj unuan numeron de SkE kun granda intereso dum mia restado en Manilo. Speciale la artikolo pri la hinda virinaro «Honora sed ombra rolo» rimarkigis min pri la malfacileco forigi kontraŭvirinan diskriminacion lerte kreitan por doni honoran rangon al la virinoj kiel patrinoj, kiel okazas en ĉiu civilizita ŝtato. Kaj via gazeto kondukis min al la pripenso, kian signifon havas Esperanto por malriĉaj homoj en la Filipinoj, kiuj eĉ ne povas legi sian propran lingvon. Samtempe mi ekhavis fortan dubon pri la fakto, ke la angla estu la oficiala lingvo en tiu lando, kiu post sendependiĝo ankoraŭ portas postreston de la kolonia tempo.
Komatiya Ikuko ♀
Mi skribas ĉi tiun demand-leteron, esperante, ke vian gazeton SkE legas ankaŭ afrikanoj.
Kiel afrikanoj sentas pri tio, ke alilandanoj kritikas la virinan cirkumcidon en Afriko?
Benoîte Groult en sia libro, «Ainsi Soit-Elle», kaj aliaj ĉefe eŭropanoj severe kritikas la problemon de la virina cirkumcido en Afriko. Kiam mi legas ilin, mi ne povas rekte akcepti ilin. Oni povas akuzi afrikan socion pro la vira regado, sed ŝajnas al mi, ke tiu akuzado ofte fontas parte el nura malrespekto de la afrika socio, kaj ne el sufiĉa kompreno de la aktuala kondiĉo kaj ĝia historia signifo.
Mi vidas en la unuflanka kritiko de eŭropanoj pri virina
— 15 —
— pàgina 15 —
cirkumcido arogantecon kaj barbarecon de eŭropaj intelektuloj. Ĉu mi eraras?
Miyako Mina ♀
● Bedaŭrinde ni devas seniluziigi nian japanan leganton, ĉar malgraŭ klopodoj kontakti esperantistinojn en afrikaj landoj, SkE tute ne havas legantojn en tiu kontinento. Tamen ni provos laŭeble trovi respondon al tiu demando.
— pàgina 16 —
virginia woolf
La fruaj jaroj de la brita verkisto Virginia Woolf (veĝinja ŭulf), kiu naskiĝis en 1882, disvolviĝis en intelekta etoso. Ankoraŭ infano, ŝi renkontis multajn el la eminentaj viktorianaj verkistoj, amikoj de ŝia patro, Sir Leslie Stephen (kavaliro lezli stivn), kiu mem estis respektata redaktoro kaj verkisto. Al siaj filinoj, tamen, li estis emocia tirano, precipe post la frua morto de lia edzino. Matene Virginia povis laŭdezire eduki sin en sia propra ĉambro, kie ŝi studis la grekan kaj ekzercis sian talenton por verkado, sed posttagmeze ŝi kun sia fratino Vanessa estis devigata distri vizitantojn per teo kaj ĝentila konversacio laŭ la konvencioj de la societo. Nur post la morto de ilia patro, ili povis libere evoluigi siajn propajn interesojn.
Tiam komenciĝis nova vivo por la fratinoj. Ili transloĝiĝis al la londona kvartalo Bloomsbury (blumzbri), kie ili ekkonis homojn, ĉefe universitatajn amikojn de ilia frato Thoby. Ili renkontiĝis por vigle diskuti, ignorante la konvenciojn kaj atakante la tabuojn de la 19a jarcento. Virginia komencis publikigi recenzojn, kaj malrapide fariĝis konata kritikisto kaj aŭtoro. En siaj romanoj, ŝi forlasis la tradiciajn strukturojn por serĉi teknikojn, kiuj ebligus al ŝi pli bone esplori la mensajn spertojn de siaj roluloj.
[BILDO p.16] Desegnita portreto de Virginia Woolf, profile, kun kolĉeno.
Malgraŭ sia privilegia socia pozicio, Virginia Woolf sentis sin la viktimo de diskriminacio pro sia sekso. Ŝi rimarkis, kiel la brita socio sisteme vartas la sin-estimon de viroj dum ĝi atakas tiun de virinoj. Ŝi opiniis, ke same kiel la malriĉuloj, virinoj estas ekster la socio, kaj do perdas multajn el la avantaĝoj kiujn ili alie gajnus pro mono kaj rango. Precipe ŝi enviis
— 17 —
— pàgina 17 —
la edukon de siaj fratoj kaj ilian liberecon dum ŝi restis kaptita en la peza etoso de la patro-regata hejmo. Ŝia inismo traradias multajn el ŝiaj verkoj, precipe A room of one’s own («Sian propran ĉambron»), kiu konsistas el du prelegoj, kiujn ŝi prezentis al studentinoj en 1928. Sprite kaj leĝere ĝi esprimas ŝian opinion, ke virino ne povas verki sen financa kaj emocia sendependeco. Inismajn kaj pacismajn ideojn ŝi denove esploris poste en la verko Three guineas («Tri gineoj»), kiu aperis en 1938.
Virginia Woolf suferadis pro atakoj de mensa malsano, kiu estis sufiĉe serioza por meriti la priskribon freneziĝo. En 1941, deprimiĝante kaj timante novan eniron en frenezecon, ŝi sin dronis.
ab
ELTIRAĴO EL:
Sian propran ĉambron
… estus tute kaj komplete neeble, ke iu ajn virino en la ŝekspira epoko verku la teatraĵojn de Shakespeare. Mi imagu, ĉar la faktoj estas tiel malfacile alireblaj, kio estus okazinta se Shakespeare havus mirige talentan fratinon kun, ni diru, la nomo Judith. Shakespeare mem vizitadis, tre verŝajne, – lia patrino havis heredaĵon – la publikan lernejon, kie li eble lernis la latinan – Ovidio, Vergilio kaj Horacio – kaj la elementojn de gramatiko kaj logiko. Li estis, kiel konate, nebridebla junulo, kiu kontraŭleĝe ĉasis kuniklojn kaj eble pafis cervon, kaj devis, iom pli frue ol decis, edziĝi al virino de la ĉirkaŭaĵo, kiu naskis al li infanon iom pli rapide ol konvenis. Tiu petolaĵo irigis lin al Londono por provi tie sian ŝancon. Li havis, ŝajne, guston por la teatro; li komencis tie gardante ĉevalojn ĉe la pordo. Tre baldaŭ li ricevis laboron en la teatro, fariĝis sukcesa aktoro, kaj vivis ĉe la nabo de la universo, renkontante ĉiujn, konante ĉiujn, praktikante sian arton sur la scenejo, ekzercante sian spriton en la strato, kaj eĉ atingante aliron al la palaco de la reĝino. Inter-
– 18 –
— pàgina 18 —
tempe, lia eksterordinare dotita fratino, ni imagu, restis hejme. Ŝi estis same aventurema, same fantaziema, same avida vidi la mondon kiel li. Sed ŝin oni ne sendis al lernejo. Ŝi ne havis eblecon lerni gramatikon kaj logikon, des malpli legi Horacion kaj Vergilion. Ŝi prenis libron de tempo al tempo, eble el la kolekto de sia frato, kaj legis kelkajn paĝojn. Sed tiam aperis ŝiaj gepatroj kaj petis ŝin fliki la ŝtrumpojn aŭ prizorgi la raguon kaj ne vane revi pri libroj kaj skribaĵoj. Verŝajne ili parolis severe sed bonkore, ĉar ili estis bonhavuloj, kiuj konis la vivkondiĉojn por virino kaj amis sian filinon – efektive, ŝi kredeble estis la pupilo de la patra okulo. Eble ŝi ŝtele skribis kelkajn paĝojn en iu pomstaplo, sed ŝi zorgis kaŝi aŭ bruligi ilin. Baldaŭ, tamen, antaŭ ol ŝi atingis dudek jarojn, oni intencis ŝin fianĉinigi al la filo de najbara
[BILDO p.18] Desegnaĵo: du virinoj en epokaj vestoj; unu, malantaŭe, staras kun levita mano kaj tenas ŝtrumpon en la alia; la alia, antaŭe, sidas aŭ staras ĉe tablo kun libro en la mano kaj bovlo apud si, kun larmoj en la okuloj.
lankomercisto. Ŝi kriis, ke ŝi opinias edziniĝon abomeninda, kaj pro tio ŝin severe vergis ŝia patro. Poste li ĉesis riproĉi ŝin. Anstataŭe, li petegis ŝin ne kaŭzi al li malfeliĉon kaj honton en ĉi tiu afero de ŝia edziniĝo. Li diris, ke li donos al ŝi bidaron aŭ elegantan subjupon; kaj vidigis larmojn en liaj okuloj. Kiel ŝi kapablis malobei lin? Kiel ŝi povis rompi al li la koron?
– 19 –
— pàgina 19 —
Nur la impeto de ŝia talento pelis ŝin al tio. Ŝi kunmetis malgrandan pakaĵon el siaj posedaĵoj, mallevis sin per ŝnuro el la fenestro en somera nokto, kaj sekvis la vojon al Londono. Ŝi ankoraŭ ne estis deksep-jara. La birdoj kantantaj en la heĝo ne havis pli da muziko ol ŝi.
[BILDO p.19] Desegnaĵo: juna virino vestita kiel viro – ĉapelo kun plumo, ĉemizo, altaj botoj – marŝanta dekstren kun sako sur bastono super la ŝultro.
Ŝi havis la plej fulman fantazion, talenton kiel ŝia frato pri la melodio de vortoj. Kiel li, ŝi havis guston por la teatro. Ŝi staris ĉe la sceneja pordo; ŝi diris ke ŝi volas aktori. Viroj malkaŝe mokis ŝin. La direktoro – grasulo kun malsekaj lipoj – rikanis. Li blekis ion pri pudeloj kiuj dancas kaj virinoj kiuj aktoras – neniu virino, laŭ li, iel ajn kapablus aktoriĝi. Li sugestis – la sugestojn vi povas imagi. Ŝi ne povis ricevi trejnadon en sia metio. Ĉu ŝi povis eĉ serĉi la manĝon en gastejo aŭ travagi la stratojn je noktomezo? Tamen ŝia genio estis por krea verkado kaj ĝi avidis abunde sin nutri per la vivoj de viroj kaj virinoj kaj studo pri ilia konduto. Finfine – ĉar ŝi estis tre juna, laŭ vizaĝo kurioze simila al la poeto Shakespeare kun la samaj grizaj okuloj kaj rondaj brovoj – finfine, la direktoro-aktoro Nick Greene (nik grin) kompatis ŝin; ŝi konstatis sin graveda de tiu sinjoro kaj do – kiu povas mezuri la ardon kaj sovaĝon de poeta koro kaptita kaj ligita en virina korpo? – ŝi sin mortigis en vintra nokto kaj kuŝas enterigita ĉe iu vojkruciĝo de orienta Londono, kie nun staras haltejo por omnibusoj.
Tradukis: Anna Brennan ♀ (ana brenan) Charles Power ♂ (ĉarlz paŭr), Nederlando Ilustris: Lembe Laanest ♀, Estonio
– 20 –
— pàgina 20 —
ABORTIGO: la argumentoj
La nederlandaj leĝoj pri abortigo datas el 1886 kaj 1911. Laŭ ili, abortigi estas krimo, kaj kuracisto, kiu plenumas ĝin, riskas juran persekutadon. Nun nova leĝ-propono pri abortigo estas traktata de la nederlanda parlamento. Ĝi permesos abortigon, se teamo de kuracistoj konsentas pri tio kaj post deviga 5-taga periodo por pripensado flanke de la virino.
Unuavice ŝajnas, ke tiu leĝpropono faciligas la situacion de virino, kiu deziras aborti. Praktike, tamen, ĝi havos la malan efikon. Malgraŭ la aktualaj leĝoj, apenaŭ estas problemo por aranĝi abortigon. Ekzistas multaj klinikoj por tio kaj multaj instancoj kiuj konsilas, kiel kontakti ilin. Alilandaj virinoj regule venas al Nederlando por aborti.
Por influi la traktadon de la nova leĝpropono, diversaj virinaj grupoj nomis la 30an de marto «Virina Striko-Tago», kun la celo ke virinoj, inkluzive dommastrinojn, striku tra Nederlando.
Loes Demmendaal ♀ (lus demendaal) tradukis la jenan artikolon el Vrouwenstakingskrant («Virina strik-gazeto»), pri la rajto de virino mem decidi pri abortigo. Ne ĉiuj virinoj tamen akordiĝas pri tiu temo. La posta artikolo de Frances Howard ♀ (fransiz haŭad) prezentas la kontraŭan vidpunkton.
… por
Multaj virinoj kiuj, libervole aŭ ne, amoras kun viro, riskas gravediĝi. Steriligo estas sekura solvo, sed por virinoj neinversigebla. La pilolo estas bona rimedo malhelpi koncipon, sed multaj virinoj timas uzi ĝin, ĉar neniu scias precize kiamaniere ĝi funkcias. Tre multaj viroj sentas atakon kontraŭ sia vireco, se ili devas uzi kondomon aŭ se iliaj edzinoj petas ilin steriliĝi. Virinoj devas elekti
– 21 –
— pàgina 21 —
inter la pilolo kaj la nesekuraj kaj/aŭ malagrablaj aliaj kontraŭkoncipiloj, kiel ŝaŭmo, ringoj kaj spiraloj. Kaj multaj virinoj eĉ ne scias, ke tiuj rimedoj ekzistas.
Pli frue amorado estis deviga por edzinoj, servistinoj kaj multaj aliaj finance dependaj virinoj. Ekde la ĉi-landa «amoro-revolucio» de la 60aj jaroj, fariĝis por ĉiuj virinoj malpli facile rifuzi amoradon. La aĝo je kiu virino estas devigata montri sian maturecon konstante malaltiĝas. Ne estas strange, ke tiom da junaj knabinoj anoncas sin ĉe abortigo-klinikoj – kaj ĝuste estas ili, kiuj ne scias kion fari, kiuj ne kuraĝas paroli pri tio kun iu ajn. Ĝuste por knabinoj, nedezirata infano estas la plej funda trudo en ilian vivon.
Sed ankaŭ por pli aĝaj virinoj, libera abortigo estas baza neceso. Kiom ofte okazas, ke virino, supozinte ke ŝi jam travivis la menopaŭzon, subite konstatas sin graveda? Kun ĉiuj teruraj riskoj por ŝi kaj la infano! Ŝi ankaŭ scias, ke ŝi emeritiĝos antaŭ ol ŝia infano estos plenkreska. Kaj se ŝi jam havas infanojn, tio signifas, ke tiu nedezirata infano perdigos al ŝi la estonton, en kiu ŝi esperis fine trovi «propran» vivon.
Tiu rajto je «propra» vivo validas por ĉiuj virinoj, ankaŭ por tiuj, kiuj estas en vivperiodo kiam oni atendas, ke ili gravediĝu. Ili rajtas mem decidi, ĉu ili deziras neniun infanon, unu aŭ pli. Estas ili, kiuj devas naski, kaj ili ankaŭ respondecas pri la edukado, tiel longe kiel viroj ankoraŭ ne opinias ke prizorgado kaj edukado de infanoj estas normalaj viraj taskoj. Virino ankoraŭ havas la finan respondecon en la okuloj de la aliaj – dum sia tuta vivo. Se ŝia infano malsukcesas, ŝi kulpas kiel patrino kaj do kiel homo. Se ŝi deziras fari salajratan laboron, ŝi devas labori duoble – almenaŭ se ŝi sukcesas trovi laboron, ĉar labordonantoj preferas ne dungi virinojn kun infanoj. Havi infanon tute ŝanĝas la vivon de virino. Ĉu ŝi deziras tian bazan ŝanĝon, ŝi mem decidu.
Mallonge: tiel longe kiel ne ekzistas tute sekuraj kontraŭkoncipiloj, kiuj sen ajna tabuo estas uzeblaj por ĉiuj, libera abortigo estas nemalhavebla.
Tradukis: Loes Demmendaal ♀ (lus demendaal), Nederlando
– 22 –
— pàgina 22 —
…kaj kontraŭ
Kiu prizorgas bebojn en via lando? Virinoj, kompreneble. Kaj kiu regas ĉe ili la decidon naski: ĉu la virinoj, kiuj portas la ŝarĝojn de gravedeco, nasko kaj mamnutrado – tiuj estas ŝarĝoj, eĉ kiam ĝoje portataj – aŭ ĉu la viroj? Mi timas, ke en ĉiu lando la viroj regas la reproduktadon iamaniere. En la okcidento la virinoj koleriĝas pro sia senpovo, kaj sen esperoj pri vera rego super sia fekundeco, atencas nenaskitojn kaj rifuzas porti la ŝarĝojn de nasko kaj mamnutrado. Do en multaj landoj, la abortigo estiĝis metodo limigi la oftecon de naskado.
Sed kiu regas la abortigon? La viroj, kompreneble. Ili decidas ĉu ili volas ke la graveda virino nasku sian bebon, kaj kiom da mono ŝi havu por vivteni sin. La virina movado krias «Abortigo laŭ postulo» kaj «La rajto de virinoj elekti», sed kiel postulo kaj kiel elekto? La viroj decidas kiuj rajtas naski bebon. La virino malpli ol 16-jara aŭ pli ol 40-jara, handikapiĝinta, needziniĝinta, studanta, bruna, nigra aŭ malrica, ofte ricevas konsilon submetiĝi al abortigo.
Do la malfeliĉa timigata graveda virino estas devigata «postuli» aŭ «elekti» abortigon. Alivorte, ŝi ne havas elekton. Ŝi suferas emocian vundon aŭ hardigas sian koron. Feto suferas ne malpli ol bebo kiam ĝi mortas. Ĝi konscias la timon kaj doloron. Ni scias tion, ĉar la feto kiu travivis vundon en la utero portas la signojn en sia personeco tra la tuta vivo.
Ne ekzistas pruvo ke pli da abortigoj malpliigas la nombron da gravediĝoj. Fakte, la malo indikiĝas. Ju pli da abortigoj, des pli da gravediĝoj. Do la rezulto estas pli da suferado, kaj pli da ekspluatado de virinoj.
Feliĉe, ekzistas grupoj en Usono kaj Britujo, kiuj kaj estas feminismaj kaj subtenas la nenaskitojn. En Britujo, la sekretario estas Debby Sanders, 18 Ash Grove, Penge, London SE20 7RD. (Ŝi ne estas esperantistino.) Unue, ili parolas por la nenaskitoj kiuj ne povas paroli por si mem, sed ili parolas ankaŭ en la nomo de virinoj kaj iliaj rajtoj, precipe la rajto naski bebon se ili volas tion, kaj ne submetiĝi al la volo de viroj, kiuj volas regi ĉe ili la naskadon. La
– 23 –
— pàgina 23 —
Virinoj por la Vivo volas ke la virinoj mem regu sian gravediĝon. Se la virinoj ne havas tiun fundamentan rajton, ili perdas sian dignon kiel virinoj. Ili tiam estiĝas produktaj eroj en la mondo regata de viroj.
La Virinoj por la Vivo batalas por pli bonaj vivkondiĉoj por patrinoj kaj beboj. La kutimo de la grandfamilia kunvivado malfortiĝas, kaj en la urboj la virinoj sentas sin solecaj, sensignifaj kaj superfluaj. Dekono el ĉiuj patrinoj en Britujo malsanas pro postnaska deprimo.
La Virinoj por la Vivo havas membrojn kun diversaj opinioj. Iuj kredas ke la abortigo estas ĉiam erara. Iuj kredas ke la abortigo kelkfoje estas pravigebla; sed ĉiuj el la membroj zorgas pasie pri beboj kaj virinoj.
Kiaj estas la vivkondiĉoj en via lando? Ĉu la viroj regas la naskoftecon de virinoj? Ĉu la viroj decidas pri abortigoj? Se virino naskas, ĉu oni provizas por ŝi tiajn kondiĉojn, ke ŝi povas bone prizorgi sian bebon?
Frances Howard ♀ (fransiz haŭad), tradukita kun helpo de Sybil Sly ♀ (sibl slaj), Britujo
[REKLAMO p.23] DISKO — REINE kantas «Vivu la stel – Sven kaj Siv». KLASIKA kanto en MODERNA stilo kaj NOVA kanto pri KLASIKA AKTUALA temo. Ĉu vi jam posedas ĝin? Se ne, aĉetu ĝin nun je speciale favora prezo: Sv.kr.12,50 + kr.3,50 por sendokostoj. Minim. 3 ekz. 20% rab. ESPERANTO-DISKO AB, P.k. 1165, S-425 90 Hisings Kärra, Sved. Poŝtĝk. Stockholm 841989-7.
[BILDO p.23] Foto de la kantistino Reine: portreto de juna virino kun mallonga malhela hararo, apud la teksto de la reklamo.
– 24 –
— pàgina 24 —
NE RISKU INTERROMPON!
Via abono al Sekso kaj Egaleco finiĝas per ĉi tiu numero. Se vi trovis ĝin utila kaj interesa dum la pasintaj monatoj, vi sendube volas pli ricevadi ĝin. Do nepre ne risku ĝenan interrompon en la sendado de via ekzemplero: pagu TUJ vian rean kotizon por la venonta jaro!
Ne forgesu, ke la internacia poŝto estas foje malrapida, kaj ke ofte okazas prokrastoj ĉe transsendo de pagoj. Tial ni konsilas, ke vi jam nun prizorgu la aferon, antaŭ ol vi forgesos!
Elektu el la ĉi-suba listo la pag-rimedon, kiu plej oportunas por vi, kaj sciigu vian elekton al nia redakcio en Rotterdam (prefere uzante la ĉi-suban slipon). Tiel, se via pago iel perdiĝos, nia administracio povos priserĉi ĝin.
PAGRIMEDOJ
Vi povas pagi:
- Per internacia poŝtmandato por 12,00 nederlandaj guldenoj, aŭ per 15 internaciaj poŝtaj respondkuponoj, al Anna Brennan, p/a Nieuwe Binnenweg 197B, 3021 GA Rotterdam, Nederlando
- Per poŝtĝira transpago al jenaj poŝtĉekkontoj: brita 12 463 0009 je nomo de Dermod Quirke (£3,00 sterlingaj) japana 0-99911 Tokio je nomo de Mukunaga Makiko (1500 enoj) nederlanda 4412211 je nomo de Anna Brennan (12,00 ned.gld.) [nelegebla, forstrekita linio] …73 01 29 je nomo de Margrete Landaurik (30 nor.kr.) [nelegebla, forstrekita linio] …je nomo de Märtha Andréasson (25 sv.kr.)
- Per sterlinga ĉeko (£3,00) je nomo de Dermod Quirke
- Per uson-dolara ĉeko ($6,50) je nomo de Charles Power
- Per alivaluta ĉeko egalvalora al £4,00 je nomo de Dermod Quirke
- Per alispeca pago al via landa peranto (vidu paĝon 2 de SkE)
- Per pago de 14,50 ned.gld. pere de Universala Esperanto-Asocio
- Per alia rimedo laŭ antaŭa konsento kun la redakcio de SkE
SCIIGO AL LA REDAKCIO DE SkE
Al Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam, Nederlando
Mi volas reaboni al Sekso kaj Egaleco, kaj tial:
☐ mi kunsendas pagon
☐ mi pagas aparte laŭ jena rimedo:
Mi ne volas reaboni pro jena kialo:
Nomo kaj adreso (PRESLITERE):
Núm. 7, juliol de 1981
27 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 7, juliol de 1981.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
[BILDO p.1] Kaplinio de la bulteno sur roza fono: grandaj nigraj literoj «Sekso kaj Egaleco», maldekstre malsupre «Sendependa novaĵletero», dekstre «Numero 7 / Julio 1981».
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Numero 7
Julio 1981
KIO PLI URĜAS?
«Kion vi opinias: ĉu virina emancipiĝo aŭ ĉu solvo de la problemo pri senlaboreco estas pli grava?» Ĉu oni iam tion demandis al vi dum diskuto pri emancipiĝo, aŭ ĉu eble vi mem vin demandis? Se la demando estas tiel formulita, la plimulto el ni emus respondi, ke solvo de tiuj gravaj problemoj kiel manko de laboro, ĉesigo de militoj, liberigo de nacioj, estas certe pli urĝa ol edukado de virinoj, provizado de infanvartejoj, batalo kontraŭ stereotipoj ktp.
Sed ŝajnas al mi, ke la demando estas erare formulita. Ĝi estas bazita sur la sama eraro, kiu kaŭzis ke nun, ses jarojn post la malfermo de la Internacia Jardeko de la Virino kaj post du internaciaj konferencoj, oni ankoraŭ ricevas la oftan impreson ke nenio baza ŝanĝiĝis. Ekzistas tri novaj infanvartejoj kaj eĉ unu telefon-teknikistino, sed la ĝenerala mensostato restas sama. Pri tio kulpas la vorto «emancipiĝo», kiel ĝi estas nuntempe uzata. Per aparta vorto por virina emancipiĝo, oni kreas la impreson, ke temas pri aparta problemo, problemo nur de virinoj. Sed ĝi estas simptomo de nuntempa pensomaniero ĝenerala, kiu estas teknokrata kaj malhumanisma.
«Emancipiĝo» ekiĝis en la 18a jarcento, en la humanisma tradicio. Ĝi signifis estimon por la homo, kaj rezultis en pligrandiĝo de toleremo kaj batalado kontraŭ antaŭjuĝoj (ekzemple per leĝa egalrajteco por judoj). Mi ŝatus revoki tiun uzon de la vorto «emancipiĝo», laŭ kiu centra estas la valoro de la homo.
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj): 12,00 gld. aŭ 15 irk.
Internaciajn respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto 4412211.
Limdato por la venonta numero: 15a de septembro.
Redaktoro
Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam Nederlando
Kunlaborantoj en ĉi tiu numero:
Audrey C.E. Childs-Mee Loes Demmendaal Judith Junger Lembe Laanest Charles Power Dermod Quirke Lu Wunsch-Rolshoven
Presis Strangled Vole Press en London, Britio.
Perantoj
Internacia (prezo: 14,50 ned. guldenoj): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hope, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Argentina: Hugo A. Lingua, Casilla de Correo 278, 2000 Rosario.
Brita (prezo: 3,00 britaj pundoj): Dermod Quirke, 18 Trouville Road, London SW4 8QL. Poŝtĉekkonto 12 463 0006.
Franca: Anne Elise Amblès, 51 rue Blanche, 75009 Paris.
Germana (prezo: 12,00 germanaj markoj): Lu Wunsch-Rolshoven, Gerichtstr. 43, 2000 Hamburg 50. Poŝtĉekkonto Hmb. 4168 27-201.
Itala (prezo: 5600 liroj): Alessandro Panerai, Via Pistoiese[?] N457, 50010 Campi-Bisenzio.
Japana (prezo: 1500 enoj): Hukunaga Makiko, Midori-so 2-1, Kamisyakuzii 1-739, Nerima-ku, Tôkyô, 177. Girokonto 0-99911[?], Tôkyô.
Norvega (prezo: 30,00 norvegaj kronoj): Margrete Landmark, Buerstad, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Novzelanda: J. T. Allan, 12 Lonsdale Crescent, Wellington[?] 3.
Sveda (prezo: 25,00 svedaj kronoj): Märtha Andreass[nelegebla] [nelegebla]265 Tolsered, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 0[nelegebla]
Usona (prezo: 6,50 usonaj dolaroj): Charles Power, Nieuwe Binnenweg 197B, 3021 GA Rotterdam, Neder[nelegebla] [nelegebla] per ordinara usona enlanda ĉeko al la nomo Cha[nelegebla] [nelegebla]
— pàgina 3 —
Sekvante la evoluon de la eŭropa kulturo de la 18a jarcento ĝis nun, tra la industria revolucio, la du mondmilitoj, politikaj ŝanĝoj, scienca kaj industria evoluo ĝis la nuna bonfarto, ŝajnas ke ju pli oni evoluas, des pli oni malhumaniĝas; des pli homoj iĝas iloj servantaj politikan fanatikecon kaj mem-detruan industriismon. (Ni konsideru nur la enorman ekologian damaĝon kaŭzitan per la industria malpurigo). Tiu kulturo, precipe la okcident-eŭropa kaj usona, ne estas ateisma kiel oni emas kredi. Nia religio estas la abundo kaj konsumado, la iamajn ĉefpastrojn anstataŭas la direktoroj de la multnaciaj firmoj (Esso, Shell, Ford, Mobil Oil ktp), kaj oni eĉ daŭrigas la kutimon de homaj oferoj: oni oferas la homan dignon kaj la mensan sendependecon. Ni konkurencas por eĉ pli da riĉeco, kaj dumvoje, uzas la pli malfortajn: evolu-landojn, etnajn minoritatojn, virinojn.
Emancipiĝo postulas unue ŝanĝi tiun sintenon. Post tia ŝanĝo oni mem vidos ke virinoj, same kiel homoj el aliaj kulturoj, ja estas samvaloraj. Oni vidos ke la problemo ne temas pri tri novaj infanvartejoj kaj telefon-teknikistino, eĉ ne pri virinoj mistraktitaj de la edzo. La problemo de virina emancipiĝo estas problemo de la tuta homaro. Ĝi estas simptomo de pensomaniero ĝenerala. La problemo pri la rajto de virinoj labori eksterhejme, ricevi egalan salajron kiel la viroj, ne distingiĝas de la ĝenerala problemo de ekspluatado ĉe laboro. (Ekzemple, oni scias, ke la plej granda parto de la teksaĵ-industrio de okcident-Eŭropo troviĝas nuntempe en Tunizio kaj Maroko, ĉar tie oni malpli pagas al la laboristoj, kaj do la sinjoroj industriistoj havas pli altan gajnon.) La problemo pri egala edukado por virinoj konsistigas, ni diru, 40% de la problemo de diskriminacio en edukado, kiu funkcias ankaŭ kontraŭ la malriĉaj klasoj kaj la etnaj minoritatoj.
Kiam oni rigardos egalecon inter homoj kiel naturan oni ankaŭ ne diskriminacios en laboro kaj edukado. Ekzemple kiam mankas laboro, oni ne aŭtomate forsendos la edziniĝintajn virinojn, sed ĉiuj pli malmulte laboros. Tiam ankaŭ viroj povus resti hejme kaj ĝui la edukadon kaj evoluon de siaj infanoj, do ili egale al virinoj partoprenus en la familio kaj ĝiaj plezuroj. Aŭ, kiam la celo ne estos grandigi la konsumadon, ankaŭ ne necesos la frenezaj klopodoj vendi novan tipon de veturilo (kiu tute similas al la jam estantaj), per reklamo en kiu troviĝas duone nuda virino.
— pàgina 4 —
Multaj aliaj ekzemploj povus montri, ke la virina emancipiĝo postulus tre fundamentan ŝanĝon en tiuj sintenoj, kiuj aktuale respondecas pri ĉiuspecaj problemoj: diskriminacio, ras-apartismo, milito ktp.
Do, kiam oni venontfoje demandos al vi, ĉu pli gravas la virina emancipiĝo aŭ solvo de la problemoj de senlaboreco, milito kaj ekspluatado de malriĉaj landoj, ne falu en tiun kaptilon. Ne riproĉu vin, ke vi insistas pri bagatelaĵoj dum tiuj gravaj problemoj restas ne solvitaj, ĉar ili tute same formas la problemon de emancipiĝo.
Judith Junger ♀, Nederlando
ARĤIVO DE PRELEGOJ
En prelego al la 22a Aŭstralia Esperanto-Kongreso en Sidnejo, Jacqueline Walker ♀ (ĝaklin ŭokr) rapide trarigardis la historian situacion de virinoj precipe en la okcidenta socio kaj Aŭstralio. En fruaj socioj, difinitaj seksroloj necesis, kiel ekzemple ĉe la primitiva socio de Aŭstralio. La pli forta viro ĉasas bestojn por manĝaĵo, dum la virino naskas kaj prizorgas infanojn kaj serĉas akvon, radikojn kaj manĝeblajn plantojn. Infanoj bezonas lerni nur la lertojn kiuj apartenas al la propra sekso.
Nun virinoj gajnis multajn rajtojn, tamen la problemoj ankoraŭ ne estas tute solvitaj. Kvankam la vojoj estas malfermitaj, en Aŭstralio io malhelpas, ke la virinoj sekvu ilin. Ekzemple en la universitatoj malmultaj virinoj studas en inĝenieraj, sciencaj kaj medicinaj fakultatoj. Difinitaj okupoj estas anoncitaj precipe por viroj, kvankam ambaŭ seksoj facile povus fari ilin. Estas malmultaj virinoj en la Senato kaj la Ŝtataj Parlamentoj, tiel ke tiuj institutoj ne reprezentas la seksan proporcion de la popolo. Tio okazas, ĉar oni ankoraŭ edukas la homojn kredi ke «la ĝusta ejo por virino estas la hejmo».
La kompleta teksto de ĉi tiu prelego aperis en la decembra numero de The Australian Esperantist. Ĝi estas havebla de la arĥivo de KVA (vidu p. 7).
— pàgina 5 —
Por la bono de la mondo…
Sybil V. Sly ♀ (sibil slaj), Britujo
… la bono de la mondo kaj la celo de paco postulas la maksimuman partoprenon de virinoj egalbaze kun viroj en ĉiuj kampoj
(el la enkonduko al la Konvencio pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj)
Se vi deziras labori por pli paca kaj justa mondo sen la amasdetruaj armiloj, kiuj nun minacas la vivon de la tuta homaro, okazo jam urĝe prezentas sin. La Kampanjo por Monda Malarmado celas kolekti milionojn da subskriboj tra la tuta mondo por Petskribo, kiu estos prezentita al la registaroj kaj al la speciala sesio de la Unuiĝinta Naciaro pri Malarmado en 1982. La teksto en Esperanto troviĝas en p. 6.
Eble vi jam kunlaboras pri la kampanjo en via propra lando. Bone! En Britio ni celas starigi komitatojn en ĉiu distrikto, kies reprezentantoj sisteme vizitos ĉiujn domojn por kolekti subskribojn. Ni montras filmon – rifuzitan de la nacia televida stacio (BBC) kiel tro timigan – pri la terura efiko de nukleaj bomboj. Precipe la gejunuloj forte interesiĝas kaj promesas helpi pri la kolektado de subskriboj. Britio ja estas tiel dense enloĝata, ke en nuklea mondmilito ĝia popolo verŝajne grandparte pereus. La Kampanjo havas la subtenon ankaŭ de vasta aro da organizaĵoj, politikaj, sindikataj, virinaj, studentaj, religiaj, ktp.
Kelkaj el ni, esperantistoj, opiniis, ke valoras havi Esperantan version de la Petskribo, kiun ni povas distribui tutmonde. Mi do faris tradukon kaj oni povas peti presitan petskribo-formularon de mi (200 Nevells Road, Letchworth, Herts., Britio SG6 4TZ) aŭ de s-ro P. Hewitt, Laycroft, Main Road, Covenham, Louth, Lincs, Britio LN11 0PF (respondkuponon mi petas!). Aŭ vi povas mem kopii la tekston sur
— pàgina 6 —
KAMPANJO POR MONDA MALARMADO
PETSKRIBO
Al ĉiuj registaroj kaj al la Generala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, Speciala Sesio pri Malarmado, 1982:-
Ni la Popoloj de la Mondo, postulas:-
- La Abolicion de Nukleaj Armiloj kaj ĉiuj Armiloj por Amasdetruo
- La Abolicion, laŭ konsentitaj stadioj, de Konvenciaj Armiloj, kio konduku al
- Generala kaj Kompleta Malarmado
- Transigo de Permilita Elspezado al la Tutmonda Forigo de Malriĉeco.
[BILDO p.6] Malplena tabelo por subskriboj, kun du kolumnoj titolitaj NOMO kaj ADRESO, kaj proksimume dudek horizontalaj linioj.
resendu al: P. Hewitt, Laycroft, Main Road, Covenham, LOUTH, Lincs, LN11 0PF, Britio.
— pàgina 7 —
paperfolion A4 (grandeco de malfaldita SkE) kun lokoj por precize 20 subskriboj kaj adresoj sube. Multobligu aŭ presigu laŭbezone! Vi povas traduki ĝin en vian propran lingvon kaj peti subskribojn, eĉ pli bone, aliru pacorganizaĵon en via lando kaj demandu, ĉu oni jam kunlaboras. (Informojn diverslingvajn petu de World Disarmament Campaign, 21 Little Russell Street, London WC1 4HF). Ankaŭ skribu al viaj alilandaj geamikoj pri la afero.
Ŝajnas al mi ke jen okazo por la popoloj de la mondo montri, ne nur al la registaroj kaj UN, sed ankaŭ al la aliaj, ke ni ja deziras racie uzi la rimedojn de la tero por pli bona vivo (plej grave por la malriĉaj nacioj), ne por minaci unu la alian per teruraj armiloj. Por la esperantistoj jen okazo montri nian internacian solidarecon kaj kapablon labori mondskale.
Jam kunlaboras en Britio Kvakeraj Esperantistoj, Mondpaca Esperantista Movado, Sennacieca Asocio Tutmonda kaj membroj de la Asocio pri Unuiĝintaj Nacioj. Ni petas vian amasan subtenon.
SERVO DE KVA: ARĤIVO PLILARĜIGAS SIAN CELON
Pli frue ni anoncis, ke ni kolektas pretajn prelegotekstojn pri la situacio de virinoj, por helpi estontajn parolantojn. Nun ni decidis kolekti ĉiajn materialojn pri tiu temo, ne nur prelego-tekstojn.
Se vi havas tekston kiu povus esti interesa por la arĥivo (aŭ kompletan aŭ en la formo de notoj), bonvolu sendi ĝin al la redakcia adreso. Prefere aldonu unualinean resumon por kreota indekso.
La arĥivo estas ankoraŭ malgranda – sed rapide kreskas! Informoj pri havebla materialo aperas en SkE (ĉi-numere vidu p. 4 kaj la artikolon en p. 14-15).
Ĉar temas pri senpaga servo, bonvolu peti tekstojn el la arĥivo nur se vi efektive intencas utiligi ilin. Laŭeble aldonu 3 irk. por la afranko.
— pàgina 8 —
Virinoj kaj laboro
JAPANUJO
(Ĉi tiu raporto, kiun ni iom malplilongigis, troviĝas en la dokumento «Diversaj aspektoj de diskriminacio en Japanujo», kompilita de Umeda Joŝimi ♂. Por detaloj, vidu la antaŭan numeron de SkE.)
Mia laborejo estas la plej granda asekura entrepreno el ĉiuj fajro-asekuraj kompanioj en Japanujo, kaj pro tio altiras multajn studentojn ĉiujare kandidatiĝi por enposteniĝo. En la sezono por rekruti novajn laboristojn, la nomo de nia kompanio ĉiam vicas unua en la listo de rekomendataj kaj aspiratraj entreprenoj por universitataj studentoj.
Teorio kaj realeco
En la kompanio laboras ĉirkaŭ 7 000 homoj, el kiuj 4 000 estas virinoj. Tamen, el tiom da virinoj nur 26 povis akiri la postenon de sekciestro kun iaj respondecoj. Tiun ĉi postenon atingas kutime viraj laborantoj 6 jarojn post la dungiĝo, proksimume je la aĝo de 28 jaroj, sed por tiuj virinoj kiuj ricevis tiun respondecan postenon necesis 20 jaroj da laborado kaj tial plej multaj el ili aĝas ja 40 jarojn kaj pli. Kaj nur du el la 26 sekciestrinoj estas edzinoj. Atinginte la postenon, per kiu ili povas regi aliajn multajn virinojn kiel siajn subulojn, ili tamen devas ankoraŭ pli severe laboregi ĝis la retiriĝa aĝo de 55 jaroj. La viraj laborantoj estas pli favorataj ankaŭ tiusence, ĉar ili atingas la saman postenon pli frue ol virinoj kaj plu promociiĝas al pli altaj postenoj, dum por la virinoj la sekciestreco estas preskaŭ la fina posteno.
— 8 —
— pàgina 9 —
Teorie la salajra sistemo de nia kompanio donas egalan rajtecon al ĉiuj laborantoj senkonsidere pri la sekso kaj edukado, sed efektive ekzistas diferenco laŭ la aplikado de diversaj subpagoj. Ekzemple, laŭ la grado de edukado troviĝas tia diferenco: Viro, kiu diplomiĝis 22-jaraĝa el universitato, ricevas por la unua jaro 128 700 enojn kiel monatan salajron. Virino, kiu diplomiĝis 20-jaraĝa el kolegio, ricevas 101 200 enojn kiel monatan salajron, kaj pli juna virino fininta altlernejon je la aĝo de 18 jaroj ricevas nur 95 700 enojn monate. Tiu diferenco daŭras ĝis la retiriĝa jaro. Salajro por viro pli multe altiĝas jaron post jaro; alie, por virino la altiĝo estas ne ĉiam samnivela. Pro tio okazas tia diskriminacio, ke iu virino, kiu gvidas novican viron, ricevas malpli da salajro ol tiu viro ricevos post du-tri jaroj.
Ankoraŭ pli…
Ankoraŭ pli da diskriminacio ekzistas. En la oficejoj viroj kaj virinoj faras samajn ĉetablajn laborojn. Kiam virino telefone parolas kun iu kliento, ŝia kontakto estas konsiderata kiel «aliro», sed por la samspeca dialogo viro ricevas pli bonan takson de «negoco», tiel ke la poentoj en pagsistemo, kiu baziĝas sur kapableco, estas determinitaj pli favore por viroj ol por virinoj.
Aliajn malegalaĵojn inter viro kaj virino mi citu jene: Viro ricevas pli multajn aldonaĵojn al la baza salajro, ekzemple familisubtena aldono, loĝeja aldono, kromlabora aldono, pensia aldono, veturkostoj, ktp. Por la bonfarto kaj refreŝigo de la laborantoj nia kompanio havas diversajn instalaĵojn kiel banlokajn ripozejojn kaj sportejojn, kaj ĉiuj kompanianoj rajtas uzi ilin per egala pago de la kotizoj. Tamen por iliaj familianoj la kotizoj estas malegalaj inter familianoj de viraj laborantoj kaj tiuj de virinaj laborantoj.
Konklude…
Okaze de la Internacia Jaro de la Virino en 1975, aŭdiĝis ankaŭ en Japanujo la postulo pri egalrajteco inter viroj kaj virinoj. Samtempe, tamen, kapitalistoj utiligis tiun
— pàgina 10 —
postulon por ŝanĝi diversajn normojn reguligitajn laŭ la laborleĝoj por pli multe dungi virinojn en siaj entreprenoj.
Japaninoj, kiuj volas labori eksterdome, devas samnivele plenumi la taskojn kiel viroj, malgraŭ tio ke viroj ricevas pli favorajn kondiĉojn rilate al salajro kaj aliaj avantaĝoj. Nur tiaj virinoj estas alte taksataj. En la asekura industrio, ekzemple, tre gravas tielnomataj ĉetablaj laboroj, kiuj estas plejmulte plenumataj per la manoj de inaj laborantoj. Kompletigo de la poliso, klasigo de la statistiko kaj aliaj tiaj taskoj estas neignoreble gravaj, sed nur pro tio ke ili aspektas simplaj kaj facilaj, oni taksas ilin kiel porvirinajn. Virinoj serioze plenumas tiujn taskojn tagon post tago, jaron post jaro. Ni do rajtas postuli la saman pritrakton kiel viroj. Ni volas vivi kiel homoj. Estas senduba fakto, ke japanaj viroj laboregas, sed ankaŭ virinoj formas socian elementon.
Huzisima Tosiko ♀
SVEDUJO
En Svedujo, ekzistas 300 diversaj profesiaj kampoj en kiuj oni trovas virojn. Sed 11% el la virinoj troviĝas en nur 11 profesioj – unuavice en tiuj, kie ili plenumas la tradicie virinajn taskojn de flegado, servado kaj simpla ripeta laboro.
Märtha Andréasson ♀ (merta) raportas, kiel la progresema sveda kompanio «Volvo» iniciatas programojn por larĝigi la profesiajn[?] horizontojn de ĝiaj laboristinoj. Tamen, ankoraŭ virinoj apenaŭ troviĝas en ĝiaj plej altaj gvidantaj pozicioj.
La aŭtofabriko «Volvo», unu el la plej grandaj entreprenoj en Svedio, estas ankaŭ unu el la plej progresemaj – almenaŭ en la privata sektoro – rilate iniciatojn por egalrajteco inter viroj kaj virinoj. Ekzemple la virinoj povas partopreni kursojn i.a. en aŭtotekniko kaj en trejnado por memfido. Ĉio en pagata labortempo.
Kaj oni uzas t.n. «pozitivan diskriminacion» je difinitaj postenoj. Tio signifas, ke dum provperiodo oni dungas virinon al teknika ofico, se ŝiaj kvalifikoj estas sufiĉaj,
— pàgina 11 —
malgraŭ tio ke ekzistas viraj kandidatoj kun pli altaj kvalifikoj, ekzemple pli da sperto.
Tio estas revolucia iniciato por entrepreno kiel Volvo. Sed tamen estas malfacile por la virinoj havi rezultojn en la praktiko. Kial?
Se oni parolas kun la virinoj en Volvo, oni trovas, ke ili estas tute samopiniaj: «Ne la formalaj sed la psikologiaj malhelpaĵoj – ĉefe ĉe la viroj – estas la plej grandaj bariloj.»
La virinoj diras, i.a., ke virino estas respektata pro sia metilerteco, nur se ŝi subpremas sian virinecon. Alie la viroj sentas sin minacataj. La viroj opinias, ke ina kolego profanas la prestiĝon de la laboro. Virinoj, kiuj ne faras la tradiciajn servajn taskojn estas de multaj viroj konsiderataj kiel iom strangaj, nevirinaj. Kontoristinoj servu la virojn, prefere ili similu al la inoj en la viraj revuoj; sekse alloga sekretariino altigas la prestiĝon de la ĉefo inter la kolegoj. Sed la virinoj mem ne rajtas nek estas atendataj havi propran seksan instinkton.
Neniuj virinoj povas avanci en forte vir-regata entrepreno, se ne ekzistas viroj, kiuj subtenas ilin. Ne gravas kiel bona aŭ sperta estas virino – sen ĉefo aŭ viraj kolegoj, kiuj apogas ŝin, la virino venas nenien. Kaj tiuj viroj devas esti kuraĝaj kaj prefere ankaŭ havi potencon. Tial la laboro por egaleco altgrade devas okazi inter la viroj.
Volvo ankaŭ aranĝas seminariojn por viroj, kie la viraj ĉefoj ricevas la ŝancon revizii siajn sintenojn kaj antaŭjuĝojn pri virinoj. Eble tio estas same grava kiel kursoj por la virinoj en memfida evoluo.
Märtha Andréasson
[BILDO p.11] Desegnaĵo (subskribita «JO NESBITT»): virino kun granda hararo kuras dekstren portante amason da paperoj kaj dosieroj sub la brako; antaŭ ŝi, sur tablo, staras telefono kies aŭdilo estas levita kaj kies kablo etendiĝas malantaŭen.
– 11 –
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
POPOLNOMBRADO
Laŭ la popolnombrado de 1981, Hinda Unio havas 353 462 802 virojn kaj 330 347 249 virinojn. Tio signifas, ke estas 935 virinoj por ĉiuj 1000 viroj. (En 1971 la proporcio estis 930 kontraŭ mil.) S-ro P. Padmanabha, Registraro Ĝenerala, kiu administras la nombradon, diris ke «apenaŭ ekzistas pruvo por subteni la opinion, ke oni intence neglektas inajn bebojn.» Li aludis al ofta morto de hindaj patrinoj dum nasko kaj al la ebleco, ke kelkaj malsanoj atakas virinojn pli ofte ol virojn. Pri leg- kaj skrib-kapablo oni konstatis, ke 46,74% de la viroj estas kapablaj kaj 24,88% de la virinoj. Entute, 36,17% de la loĝantaro nun povas legi kaj skribi, kompare kun 29,4% en 1971.
VOĈO por israelaj virinoj
La unua inisma revuo ekaperis en Israelo antaŭ nelonge. Ĝi nomiĝas «Noga» (Venuso en la hebrea), kaj estas kunmetita de grupo de dek unu virinoj el diversaj partoj de la lando. Unu el ili, Rafael Ostrovic, arkitekto, diris: «Tiu estas revuo kiu montras la virinojn kiel ili vere estas, anstataŭ kiel la viroj ŝatus, ke ili estu.» Ŝi aldonis ke la dek unu virinoj, el kiuj tri estas profesiloj[?] en la kampo de verkado kaj eldonado, volis proponi al la israelaj virinoj revuon malsimilan al la jam ekzistantaj revuoj por virinoj.
La unua numero de «Noga» estas financita parte per donaco de la usona organizaĵo «Virinoj por virinoj» kaj parte per reklamado. Ĝi akceptas nur anoncojn kiuj ne ofendas virinojn. En la komenco «Noga» aperos kvarfoje jare, sed oni celas ĝin aperigi ĉiumonate.
En la unua numero oni traktis la jenajn temojn: altaj kalkanumoj kiel simbolo de la endanĝerigo de la sano de virinoj por beleco, mallonga rakonto pri la edziniĝnokto de virino el Jemeno, kaj novaĵoj pri evoluoj kiuj interesos virinojn en Israelo.
PROCESO prokrastita
Estas prokrastita la proceso kontraŭ dek unu virinoj en Bilbao, Hispanujo, kiuj estas akuzitaj pri abortigo. Jam plurfoje la proceso estis prokrastita. Ĝi devis okazi en junio.
Temas pri malriĉaj virinoj el malalta socia tavolo, kiuj uzas trikilon aŭ sapon por kaŭzi aborton. Unu el la akuzitoj estas la abortigistino mem.
En Hispanujo abortigo estas ĉiam kontraŭleĝa, same kiel la uzo de kontraŭnaskaj rimedoj. Tiu malpermeso datas el la tempo de Franco (franko). Okazis provo ŝanĝi ĝin, sed la kontraŭstaro de multaj konservativuloj estis tiel forta, ke ĝi fiaskis. Kontraŭnaskajn rimedojn oni povas ricevi nur
— pàgina 13 —
per preskribo, sed multaj kuracistoj rifuzas preskribi ilin pro religiaj motivoj.
Unu el la akuzitoj diris: «Ni virinoj ne abortigas pro plezuro, aŭ ĉar ni estas malmoralaj, sed pro neceso. En ĉi tiu lando ankoraŭ multaj homoj vivas en la mez-epoko, sed alvenis tempo kiam la virinoj mem decidu, kiom da infanoj ili volas naski.»
TEJO-komitato
Ĉiam pli da inoj estas nomataj de la landaj sekcioj de TEJO por fariĝi anoj de ĝia komitato. Pasintjare estis iom pli ol 35%, ĉi-jare jam 43%. Estos interese konstati, ĉu finfine tiu evoluo penetros ankaŭ en la pli aktivan flankon de la TEJO-komitate, t.e. estraranoj kaj komitatanoj B (kiuj estas elektataj ne de la landaj sekcioj sed de la aliaj membroj de la komitato). Sperteblis en Rauma, kie amasis la inoj en la komitato, ke tamen preskaŭ nur viroj parolas.
NOVA Hite-raporto
Usona esploristino, Shere Hite (ŝir hajt), kiu faris siatempe faman studon pri la virina seks-konduto (The Hite Report on Female Sexuality), finis novan libron pri la vira seks-konduto. Ĝi baziĝas sur pli ol 7000 respondoj al 168 demandoj.
Inter la plej gravaj konkludoj de The Hite Report on Male Sexuality estas ke:
– viroj ne ŝatas troige «virecan» sinprezenton, kaj opinias, ke viro kiu agas tiel estas emocie malsekura;
– la plejmulto da viroj opinias ke virinoj ne volas amori sufiĉe ofte;
– 90% de la respondintoj ĝuas masturbadon;
– 76% de la viroj edziĝintaj antaŭ du ĝis kvin jaroj foje estas sekse malfidelaj al la edzino.
RIPOZO por virinoj
Konsterno ĉe Sabena (la belga nacia flugkompanio): la lego devigas virinojn ripozi almenaŭ 11 horojn inter du laborperiodoj. Tamen la horaro ne ĉiam permesas ke la deĵorantoj tiel longe paŭzu inter flugoj. Kion fari? Ĉu uzi nur virojn por difinitaj flugoj aŭ ĉu malatenti la leĝon?
La problemo solviĝis helpe de la Komisiono pri Virina Laboro. Ĝi proponas ŝanĝi la leĝon por permesi escepton ĉe la virinaj dungitoj de transportkompanioj.
Redaktis ĉi tiun rubrikon ♀ Loes Demmendaal (lus demendaal), Ned.
Informojn provizis: ♂ Probal Daŝgupto, Hind.; ♀ Judith Junger, Ned.; ♂ Thomas Bormann, FRG; ♂ Yves Bellefeuille (iv belfej), Kan.
[BILDO p.13] Nigra rektangulo kun grandaj blankaj literoj, parte fortranĉita ĉe la malsupra rando de la paĝo; legeblas io kiel «malentejico» [?] — la komenco de titolo aŭ emblemo de la sekva rubriko.
— pàgina 14 —
TRA LA MONDO
[BILDO p.14] Desegnaĵo laŭ foto: du azianaj virinoj kaj infano; la pli aĝa virino kun mallongaj haroj rigardas maldekstren, apud ŝi juna virino kaj knabino kun harligoj.
Ĉinujo
La rajtoj de la virinoj en Ĉina Popola Respubliko estas reprezentataj de Ĉina Virina Federacio (ĈVF). Kiel protektanto de la virinaj interesoj, tiu federacio kontrolas la registaron en ĝia efektivigo de la leĝoj, kiam ili rilatas al virinoj. Interesa artikolo pri ĈVF aperis en la marta numero de El Popola Ĉinio.
Laŭ la artikolo, ĈVF estis fondita en 1949, do antaŭ la ĉina ŝtato mem. En ĉiu kvina jaro okazas la Tutlanda Virina Kongreso kaj inter kongresoj funkcias la Konstanta Komitato de ĈVF. Ĝi havas diversajn fakojn, ekz. internaciajn rilatojn, enlandan laboron k.a., kaj ankaŭ eldonas la gazeton Ĉinaj virinoj en la ĉina kaj angla lingvoj.
Ĝia ĉefa tasko estas mobilizi la virinojn, por ke ili kontribuu al la konstruado de moderna lando. Pli konkrete, ĝi provas liberigi ilin de hejmmastrumaj laboroj; okupiĝas pri la edukado de infanoj kaj gejunuloj; instruas al la virinoj socialisman sintenon al demandoj pri amo, geedziĝo, familio kaj moralo; kaj starigas amikajn kontaktojn kun virinoj kaj virinaj organizaĵoj en aliaj landoj.
La Federacio ofte intervenas ĉe registaraj departamentoj en la interesoj de virinoj, ekz. kiam temas pri dungado, provizado de infanvartejoj, diskriminacio ktp. Pasintjare ĝi traktis problemon, kiu memorigas pri similaj kazoj en aliaj landoj. Ekzistas multaj senlaboraj gejunuloj en Ĉinujo, el kiuj la plimulto estas virinoj. Iuj proponis, ke la virinoj okupiĝu pri hejmmastrumado por ke pli da junaj viroj ricevu laboron. ĈVF kontraŭstaris tiun ideon kaj la registaro aprobis ĝian vidpunkton.
— pàgina 15 —
Granda problemo de la ĉinaj virinoj, kiel de virinoj en multaj aliaj landoj, estas la domtaskoj. Ĝenerale, ambaŭ geedzoj faras tiujn taskojn, tamen la edzino dediĉas al ili pli da tempo ol la edzo. En la kamparo ŝi ofte devas prizorgi ankaŭ la privatan parcelon. Por faciligi la situacion, la registaro disvastigas sociajn servojn: vendejoj, manĝejoj, infanĝardenoj ktp.
Laŭleĝe, la virinoj ĝuas egalrajtecon kun la viroj en ĉiu sfero de la vivo. Praktike la registaro ellaboris konkretajn rimedojn por realigi tion. Ĝenerale ĝi sukcesis; tamen, ne estas facile forigi tradiciajn sintenojn el la feŭda pasinteco, precipe en la kamparaj regionoj. Tie ankoraŭ troviĝas senproporcia respekto al la viroj kun kontrasta malestimo de la virinoj. Foje en izolitaj vilaĝoj eĉ okazas ankoraŭ deviga edziniĝo, en kiu la virino estas traktata kiel komercaĵo.
Ĉi tiu intervjuo elektis elstarigi la restantajn problemojn de la ĉina popolo pli ol ĝiajn atingojn. Kompreneble, ne eblas ŝanĝi la sintenojn de jarcentoj en unu generacio. La artikolo kritike alfrontas la situacion en maniero, kiun mi persone trovas pli esperiga ol estus senbaze pozitiva prezento.
ab
Germana DR
● Mi kolektis kelkajn statistikajn indikojn pri la esperantistaro de GDR, kiuj indus pluan esploron. Inter la aktivaj membroj estas 37% virinoj. Mi konstatis, ke en niaj agrikulturaj distriktoj relative multaj virinoj agas per kaj por Esperanto (ĝis 56%), dum en la industriaj centroj abundas viraj esperantistoj (ĝis 83%). Klarigon mi ankoraŭ ne havas.
Inter la virinoj du trionoj estas senedzaj (fraŭlinoj, divorcintoj, vidvinoj). Inter la viroj nur unu triono estas senedzina. El tio oni povas konkludi, ke virinoj, pro
— pàgina 16 —
familiaj devoj, ne trovas tempon por Esperanto. Oni devus krei eblecojn, kiuj ebligus al patrinoj partopreni nian movadon (ekzemple kursojn dum la lernejaj ferioj, en feriejoj por la tuta familio). Oni ankaŭ povas konkludi, ke senedzaj virinoj serĉas grupan kontakton (kion senedzinaj viroj ja ofte serĉas en bierejo) kaj serĉas valoran, interesan okupiĝon (ekzemple Esperanton). Oni do povus varbi celante la senfamiliajn homojn.
Laŭ mia statistiko sammulte da viroj kiel virinoj lernis Esperanton en koresponda kurso, en popola vesperlernejo aŭ en niaj kulturligaj kluboj (la Esperanto-asocio en GDR estas sekcio de la amasorganizaĵo Kulturligo). Granda diferenco estas, ke 33% el la viroj indikis «memstudado», sed nur 15% el la virinoj. Verŝajne la dommastrinaj devoj ne permesas al virinoj sidi trankvile kaj lerni lingvon. Ili bezonas liberigon el la hejma sfero. Tiun supozon subtenas ankaŭ tio, ke en la Esperanto-seminarioj de Kulturligo partoprenas meze 43% virinoj, kiuj do pli ol kutime aktivas en niaj vicoj.
● Nia ŝtato garantias egalrajtecon laŭ bazaj principoj. Tamen la virinoj malegale praktikas ĝin. La plejmulto tre volonte dediĉas sian forton al la familio, al la infanoj.
En nia lando 87% el la laborkapablaj virinoj laboras profesie. Estas granda merito de la virinoj ligi la devojn de patrino kun aktiva partopreno en profesia kaj socia agado. Virinoj kapablas des pli aktive kunlabori, ju pli la ŝtato agnoskas kaj subtenas ilian duoblan funkcion. (Tio okazas ĉe ni ekzemple per parte pagata libertempo por la flegado de bebo ĝis unu jaro, mallongigita labortago por virinoj kun du infanoj aŭ pli, plivastigado de la reto de infanvartejoj, salajrata studado en fak- aŭ alt-lernejoj ktp.)
Tiuj subtenoj estas rajtoj malegalaj por viroj kaj virinoj. «Egaleco» ne sufiĉas. La virinoj bezonas fortan subtenon por plenvalore partopreni ĉiujn sociajn agadojn. Tio ankaŭ validas por la esperantistaro. Per speciala subteno ni havos pli da inaj membroj, inter kiuj ni trovos estonte gvidantajn funkciulinojn kun tiom da praktikaj spertoj kiom nun havas ĉefe viroj.
Linde Knöschke ♀ (kneŝke), GDR
– 16 –
— pàgina 17 —
[BILDO p.17] Desegnaĵo de leterkesto kun la surskribo «LETEROJ», ĉirkaŭita de cirklo.
Inisma kulturo, ĉu dezirinda? Tio ja implicus pli ol egalecon kaj tion ni ne postulu! Kial?
La homa socio laŭnature estas miksita socio – do parte vira kaj parte virina. Tiu ekvilibro estas rompata, kiam viroj ĝuas pli da rajtoj ol virinoj kaj inverse. Ni klopodu atingi kaj konservi la harmonian ekvilibron: Ni – viroj kaj virinoj – kune laboru kaj dividu la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la tera vivo!
Komuna streĉo de la fortoj por la bono de la tuta homa socio ja ne ekskludas, ke laŭbezone oni apartiĝu. La virinoj inter si traktu virinajn problemojn kaj interesojn, same kiel la viroj pritraktu la siajn.
Oni ne troigu en la batalo pri egaleco – tio detruos la naturan harmonian ekvilibron! Egaleco en miksita socio, kiu baziĝas je reciprokaj agnosko kaj estimo, estu nia celo!
Ĉiu laŭ siaj fortoj kaj kapabloj! Oni kreu cirkonstancojn, kiuj ebligas la egalajn edukon kaj disvolvon de ĉies kapabloj!
Hella Sauerbrey ♀ (saŭrbraj), GDR
Estas pozitiva evoluo, ke en Esperantujo tiom da virina agado okazas, ke oni per tio povas plenigi preskaŭ tutan numeron de SkE (n-ro 4). Sed mi forte kontraŭas, ke oni tion fakte faras! La titolon de la revuo mi komprenas kiel «Sekso kaj Egaleco en la MONDO» kaj ne kiel «Sekso kaj Egaleco en Esperantujo»! Kial estigi lingvan komunumon, kies celo estas plifaciligi inter-nacian komunikiĝon, kaj poste paroli ĉefe aŭ nur pri la problemoj en tiu lingva komunumo, anstataŭ utiligi tiun lingvon por transpaŝi lingvajn limojn komunikante ion interesan ankaŭ por eksteruloj, ion ĝenerale gravan?
Tiu kritiko sin direktu ne nur al SkE. Mi apenaŭ kuraĝas diri antaŭ neesperanto-parolantoj, ke niaj du plej grandaj
– 17 –
— pàgina 18 —
kaj renomaj revuoj, Esperanto kaj Heroldo de Esperanto, dediĉas siajn paĝojn preskaŭ nur al la esperantismo. Kial ili lernu tian lingvon? Ĉu ni vere estas plejparte «esperantistoj», do adeptoj de esperantismo, kaj ne simplaj uzantoj, Esperanto-parolantoj? Ĉu ni meritas Monaton? Mi esperas!
Lu Wunsch-Rolshoven ♂ (vunŝrolshofn), Mondo
Mi permesas min skribi al vi pri la nenaskitaj infanoj. Ankaŭ hodiaŭ mi admiris ses-monatan knabineton pezantan 1050 gramojn! Oni rigardis ŝin per speco de televido, kiu montras ŝian spiradon kaj korbatojn, sed ŝi jam esprimis siajn personajn impresojn per plorado. En mia akuŝejo tio estas nemaloftа kazo, kaj foje mi savas pli malpezajn infanetojn.
Sed ni havas en nia kliniko ankaŭ neŭropsikologian porvirinan sekcion. Kiel romkatolika animzorganto mi renkontas tie multajn travivaĵojn de la virinaro. Kaj ĝuste pro tio mi abonis SkE.
Mi estas sentema al la sufero de ĉiu persono kaj de ĉiu estaĵo, kaj klopodas respekti bestojn kaj plantojn. Virino kiu profesie flegas plantojn rakontis al mi pri la reago de plantoj al la amo de la fleganto kaj al la muziko.
Sed mi speciale volas respekti la nenaskitajn personojn, kiel vivantojn, kiel homojn kaj kiel elektulojn de Dio. Mi memoras la vorton de angla socialistino, al kiu mi demandis: «La unua rajto de la virino?» «Naskiĝi!», ŝi diris.
Louis Muller ♂ (lui), Belgujo
Legante SkE mi trovis tre danĝeran (laŭ mi) sciigon. S-ino Ĵ. Sadigi el Irano skribis (n-ro 5) pri la pronomo ri: «Kiam mi ree vidis ĝin en SkE, mi komencis uzi ĝin en miaj kursoj kaj rekomendis ĝin al ĉiuj Esperanto-instruistoj, ĉar mankis al ni pronomo egalseksa.»
Mi opinias, ke ŝi agas kontraŭ la Fundamento de Esperanto. Kiel aspektus nia lingvo («nia kara Esperanto», kiel en alia loko ŝi nomas ĝin), se ĉiu nacio klopodus ŝanĝi la lingvon kaj tiel plifaciligi ĝin? Genia Zamenhof tion antaŭvidis
— pàgina 19 —
kaj pro tio lasis la Fundamenton.
… mi opinias, ke estas ankoraŭ tro frue por decidi la aferon. La danĝero de ŝia agado estas, ke ŝi jam instruas ĝin, kvazaŭ ĝi estus jam oficiale akceptita. Imagu, ke ŝiaj kursanoj partoprenus iun internacian aranĝon kaj komencus diri «ri». Kiu komprenus ilin? Mi konstatas, ke ofte la fervoreco povas esti danĝera.
Mila van der Horst-Kolińska ♀, Nederlando
Mi volas partopreni la diskuton pri la pronomo en la singularo, la tria persono. Certe ne nur en la hungara sed en multaj lingvoj troveblas tiu pronomo kiu mankas ankoraŭ en Esperanto. Mi ne scias kial Zamenhof ne kreis tiun, ĉar ĝi estas necesa, sed tute ne pro tio ke ne estas emancipado! Ĝi necesas, ĉar oni ne povas ĝin anstataŭi, eĉ tute ne estas solvo uzi iun ajn personan pronomon: li aŭ ŝi.
Mi opinias, ke tiu rekomendita formo ne estas bona, laŭ kiu oni uzas ambaŭ – liŝi –, ĉar tiam oni ĉiam devas pensi pri tiu persono kiu antaŭstaras, do ĉu liŝi aŭ ŝili. Ĉiu ajn literokombino taŭgas, kiu ne montriĝas konfuzebla. Kaj ankaŭ mi proponas unu solvon. Estu por ambaŭ personoj nur unu litero i, kiel ankaŭ en la hungara estas por tio nur unu litero ő, nek li, nek ŝi, sed iu ajn el la du eblecoj.
Jozefo Dudaŝ ♂, Hungarujo
[REKLAMO p.19] NI LABORAS…
[BILDO p.19] Desegnaĵo: du personoj laborantaj ĉe skribotablo kun tajpilo, unu skribanta, la alia sidanta apude.
Manskribita teksto: por produkti numeron de SkE. Pruvu al ni, ke tiu laboro valoras. Se via abono finiĝas per ĉi tiu numero, REABONU!
— pàgina 20 —
afrikanoj parolas
(TRIA PARTO)
Claudia Fonseca
AVUJAN estas la juna kaj sana ĉefo de vilaĝo kun 1400 loĝantoj. Antaŭ nelonge li havigis al si duan edzinon, kun kiu li pasigas ĉiujn liberajn momentojn. Kiam li estis juna, li laboris en la plantejoj de Ganao, kaj malgraŭ sia nuna okupiteco pro respondecoj de ĉefo, funde, kiel la majoritato de la viroj, li estas kultivisto.
■ Kiel knabino edziniĝas?
La patro de la knabino elektas la edzon, sed demandas la opinion de sia edzino. Se tiu ĉi havas bonan kialon por malakcepti, ŝi rajtas tion fari. Kompreneble, oni demandas ankaŭ de la knabino kion ŝi opinias, sed se la du gepatroj akordiĝas kaj la filino rifuzas, ekestas komplikaĵoj.
Kiam knabino komencas formiĝi kaj la junuloj ŝin rigardas, estas tempo trovi por ŝi edzon. Promesi tro frue filinon ne estas bona ideo, ĉar ŝi havas plurajn jarojn antaŭ si por juĝi sian promesiton, kaj fine ŝi povas rimarki, ke li ne plaĉas al ŝi. Tiam estas tre malfacile redoni la dotaĵon kaj trankviligi la junulon. Sed se knabino havas ĝustan aĝon kiam oni promesas ŝin al viro, ŝi povas naski infanon ĵus edziniĝinte, kaj tiam ŝi ne forlasos facile la edzon.
■ Kial oni eksedziĝas?
Se viro petas de la edzino ion fari por li, kaj ŝi rifuzas, li komencas pensi, ke io ne funkcias kaj ĉu ŝi trovis alian viron. Je la tria rifuzo, ekestas kverelo kaj fine, probable, ŝi reiros ĉe sian familion aŭ foriros kun alia viro.
Se viro petas de la edzino fari laboron tro pezan por virino, ŝi povas protesti, sed fine faras. Se li tion repetas, la
– 20 –
— pàgina 21 —
postan tagon, kaj ŝi estas tro laca, ŝi povas reiri ĉe siajn gepatrojn, kaj ili konsideros ŝin prava.
Se viro ofte batas sian edzinon, intervenos la gepatroj por juĝi, kiu el la du malpravas. Se la viro kulpas, oni forprenos la virinon de li. Se kulpas la ino, ŝi povas resti kun la edzo, post skoldado de ŝia familio.
■ Kiel decidas vi kaj viaj edzinoj pri grandaj elspezoj?
Virino kiu gajnas vendante ĉe la bazaro tenas la tutan monon por si aŭ donas parton al la edzo por helpi lin en granda aĉeto. Sed la edzo ne povas ŝin devigi al tio, se li antaŭe ne financis la starigon de la komerco. Virino povas aĉeti brutojn por donaci al la gefiloj, sed malofte okazas, ke ŝi estas tiom riĉa. Cetere tio estas tute ne dezirinda, ĉar tiam ŝi ne plu havus respekton al sia edzo.
La edzo kaj la edzino ĝenerale diskutas kune la gravajn elspezojn, ekz. por radio aŭ plugilo. La virino ĉiam scias kiam la edzo volas ion aĉeti, ĉar tiam li petas ŝin porti la milion al la bazaro, kaj se la mili-rezervo estas abunda, ŝi demandas: «Kial vi petas min vendi milion ĉiutage? Ĉu vi volas ion aĉeti?» Kaj li klarigas, kaj ŝi respondas, «Bone». Se, male, la rezervoj reduktiĝas, ŝi diras: «Kial vi volas vendi tiom da milio por aĉeti radion? Fine ni ne havos por manĝi ĝis la nova rikolto».
■ Kiu decidas, kiuj geknaboj, viraj aŭ inaj, vizitu la lernejon?
Normale estas la patro, kiu okupiĝas pri tio, ne la patrino. Sed li ne enskribigos la infanon ĉe la lernejo sen antaŭe tion diri al la patrino. Se ŝi havas bonan kialon por ĝin ne sendi al la lernejo, ŝi diras. Ĉi-jare mi sendis al la lernejo en la urbo kvin infanojn. Unu el la filinoj estis tro aĝa, sed la aliaj kvar, du viroj kaj du inoj, estis akceptitaj. Estas bone lernigi la knabinojn kiel la knabojn, ĉar tial ili povas trovi bonan laboron aŭ edziniĝi al dungito. Ĉiuokaze, la familio gajnos el tio ĉar ŝi aŭ ŝia edzo portos hejmen belajn donacojn aŭ foje monon.
Artikolo el Unesko-kuriero aŭg-sep. 1975 tradukita de Christina de’ Giorgi ♀ (kristina de ĝorĝi)
— 21 —
— pàgina 22 —
ROKSANO
forgesita feministino
Bernard Golden ♂, Hungarujo
Mia kviz-rubriko «Ekzameno E», aperinta en la aprila numero de Esperanto (1978), temis pri virinoj, kiuj ludis gravan rolon en la Esperanto-movado. Pro la karaktero de la rubriko, ne estis eble detale pritrakti la agadon de tiuj verdstelistinoj, kelkaj preskaŭ tute forgesitaj, aliaj ankoraŭ memorataj. Kiom da legantoj de la rubriko sukcesis identigi ĉiujn dek virinojn per la donitaj informoj? Mi estas certa, ke faris tion nur malmultaj esperantistoj, tiuj havantaj apartan intereson pri la historio de la movado.
Estas substrekende, ke unikaĵo de la Esperanto-movado, kontraste kun aliaj planlingvaj movadoj kaj movadetoj, estas la nombro da virinoj, kiuj partoprenis en ĉiuspecaj agadoj ekde la fruaj jaroj. Tamen estiĝas jena demando: kiom da tiuj entuziasmulinoj de la unuaj jardekoj de la 20a jarcento havis daŭran influon sur la movadon kaj la evoluon de la lingvo? Kiom da verkoj de tiuj, kiuj dediĉis sin al la beletro, estas legindaj kaj legataj nuntempe, aŭ eĉ konataj nur laŭtitole? La «Reĝino» de la Floraj Ludoj⁺ en 1909 estis Marie Hankel, kiu aperigis siajn versojn en periodaĵoj kaj en aparta volumo, sed kie estas eble legi ilin hodiaŭ? Eĉ unu poemeto de ŝia plumo ne estas inkludita en Esperanta Antologio. La virinoj, kiuj aktivis sur la organiza tereno de la movado lasis eĉ malpli videblajn spurojn, kvazaŭ ili ne ekzistus. Ricevinte taskon de la redaktorino de Sekso kaj Egaleco verki artikolon pri Roksano, mi baldaŭ konstatis, pro la manko de donitaĵoj pri ŝi en nuntempe haveblaj konsultlibroj, ke estas eble akiri nur malnetan bildon pri ŝi kaj ŝia agado. Ĉiuj fontoj ripetas la samajn informojn, preskaŭ samvorte, ĝistede. Jen la magraj detaloj.
Roksano estas la pseŭdonimo de Jeanne Flourens (ĵan flurós), francino, kiu naskiĝis la 4an de aŭgusto, 1871, en Vias apud
⁺Esperanta poezia konkurso okazanta en Hispanujo.
— pàgina 23 —
Montpellier. Ŝi restis fraŭlino, perlaborante vivrimedojn kiel komercistino en Provenco. Dum kelkaj jaroj ŝi loĝis en Béziers; en 1922 ŝi translogiĝis al Marsejlo. Esperantistiĝinte en 1903, Jeanne Flourens fondis grupon en Béziers kaj en 1910 fariĝis membro de la Lingva Komitato. Ŝi estis tre aktiva en la tiutempa franca Esperanto-movado, gvidante kursojn kaj verkante propagandajn artikolojn, inkluzive franclingvajn por lokaj gazetoj. Sub la kaŝnomo Roksano ŝi kontribuis beletraĵojn kaj alitemajn verkojn al pluraj Esperantaj periodaĵoj: L’Espérantiste de Louis de Beaufront, Juna Esperantisto de Edmond Privat kaj Hector Hodler, kaj Tra La Mondo de Capé-Montrosier estas la plej gravaj. Cetere, ŝi mem fondis kaj redaktis du revuojn: Tra La Filatelio (1908-1913) kaj Interŝanĝo – L’Échange (1919-1922).
Kiel literaturisto ŝi aliĝis al la Esperantista Literatura Asocio (ELA), fondita en 1911 fare de diversnaciaj tradukistoj kaj verkistoj celantaj doni bonan direkton al la evoluo de la literatura lingvo. La anoj reciproke ekzamenis siajn manuskriptojn antaŭ presigo, por ke ili ne deviu de la pura zamenhofa lingvouzo. Roksano efektive fariĝis la plej fama reprezentanto de kontraŭneologisma sekto (la skolo de Théophile Cart), kies dogmo estis ĝisosta Fundamentismo.
Jeanne Flourens okupiĝis pri du literaturaj ĝenroj, la dramo kaj la novelo. Ŝiaj teatraĵoj estas komedioj kun amuza intrigo. «Duonsurda», duakta komedio, aperis unue en Tra La Mondo (1907); la dua eldono estis publikigita en 1922. La sekva teatraĵo, «La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto» en tri aktoj, same havis du eldonojn, la unuan en Tra La Filatelio (1909) kaj la duan broŝurforme en 1922. La recenzinto de La Revuo (februaro 1910) favore taksis ĝin, dirante, ke ĝia stilo «faras ĝin vera ĉefverketo. Ĉio estas laŭdinda en ĝi: la originaleco de la karaktero, strangeco de la situacio, rapida malvolviĝo de la okazaĵoj, ĉiam kreskanta konkludo, tutenatura kaj logika … esperantaj prozaĵoj absolute imitindaj.» Tria dramo de Roksano estas la triakta «Geedziĝopeto» (1913). Ŝi verkis ankaŭ dialogon titolitan «La Morgaŭa Virino» (1912) kaj tradukis «Kaprico» de Alfred de Musset; ĝi aperis en Tra La Mondo en 1908. La prozan tradukon «Mia Onklino Tatiana Aleksandrovna – eltiraĵo el la memorskriboj de Tolstoj» Roksano mem eldonis en 1911, same kiel kelkajn el la ĉi-supre menciitaj verkoj. Ŝia novelo originale verkita en Esperanto,
— pàgina 24 —
«La Senlaca Sinofero» (1912), estis premiita en konkurso de Belga Esperantisto. Ankoraŭ unu recenzo en La Revuo (januaro 1913) laŭdas la stilon, kiu estas bela pro la beleco de la sentoj: «La beletrista vagabondino Roksano ne tradukas, la penso elflugas el ŝia cerbo tute Esperantigita.»
Esperantistoj, kiuj hodiaŭ avidas legi ion de Roksano, povas trovi en 33 Rakontoj, antologio de Esperantaj noveloj, la verkon «Doktoro Nekelmo», publikigitan la unuan fojon en la rusa revuo La Ondo de Esperanto. La biografia noto en tiu novelaro diras pri la aŭtorino: «El sia riĉa fantazio ŝi ĉerpis romantikajn – iom ekstremajn temojn.» Laŭ Esperanto en Perspektivo la noveloj de Jeanne Flourens estas «nun eksmodaj, romantikecaj kaj iom naivaj.» Malgraŭ tio, alia citaĵo el 33 Rakontoj informas, ke Roksano «havis larĝan horizonton kaj okupis sin pri problemoj – la virina egalrajto k.c. – kiuj ĝenerale ne tre incitis la fantazion de la tiutempaj Esperanto-verkistoj.»
Jen, tre skize prezentita, la esenco de Jeanne Flourens/Roksano. Nun la ĉefa demando, kiun oni emas fari estas: ĉu ŝi vere estis serioza batalantino en la movado por virina egalrajteco? Ŝi propagandis tiun temon en siaj komedioj, kvankam tragedioj estas pli konvena teatraĵa formo por prezenti la problemaron. Roksano lanĉis du periodaĵojn, unu pri poŝtmark-kolektado kaj la alian pri kiu-scias-kion, sed ŝi ne fondis iuspecan fruan version de Sekso kaj Egaleco. Kial?
Post sia eklogo en Marsejlo, Jeanne Flourens fariĝis la direktoro de Esperanto-Hejmo en tiu urbo. Ŝi mortis la 13an de julio 1928 kaj glitis, nerimarkite, en la abismon de forgeso.
Novaĵo de KVA:
SUBVENCIO POR INFORMA MATERIALO
Subvencio de 500 gld. por la eldonado de nacilingva informmaterialo estis asignita al la Komisiono pri Virina Agado de UEA dum la maja kunsido de Institucio Hodler. KVA prilaboras tekston de flugfolio por tradukado kaj presado en kelkaj naciaj lingvoj.
— 24 —
— pàgina 25 —
NE RISKU INTERROMPON!
Via abono al Sekso kaj Egaleco finiĝas per ĉi tiu numero. Se vi trovis ĝin utila kaj interesa dum la pasintaj monatoj, vi sendube volas plu ricevadi ĝin. Do nepre ne risku ĝenan interrompon en la sendado de via ekzemplero: pagu TUJ vian rean kotizon por la venonta jaro!
Ne forgesu, ke la internacia poŝto estas foje malrapida, kaj ke ofte okazas prokrastoj ĉe transsendo de pagoj. Tial ni konsilas, ke vi jam nun prizorgu la aferon, antaŭ ol vi forgesos!
Elektu el la ĉi-suba listo la pag-rimedon, kiu plej oportunas por vi, kaj sciigu vian elekton al nia redakcio en Rotterdam (prefere uzante la ĉi-suban slipon). Tiel, se via pago iel perdiĝos, nia administracio povos priserĉi ĝin.
PAGRIMEDOJ
Vi povas pagi:
■ Per internacia poŝtmandato por 12,00 nederlandaj guldenoj, aŭ per 15 internaciaj poŝtaj respondkuponoj, al Anna Brennan, p/a Nieuwe Binnenweg 1[?]8, 3021 GA Rotterdam, Nederlando
■ Per poŝtĝira transpago al jenaj poŝtĉekkontoj: brita 12 463 0006 je nomo de Dermod Quirke (£3,00 sterlingaj) japana 0-[nelegebla] 311 Tokio je nomo de Mukunaga Makiko (1500 enoj) nederlanda 4412211 je nomo de Anna Brennan (12,00 ned.gld.) norvega 5 73 61 29 je nomo de Margrete Landmark (30 nor.kr.) [nelegebla] [nelegebla] je nomo de [?] Uilotta[?] Andersson [nelegebla] (25 sv.kr.)
■ Per sterlinga ĉeko (£3,00) je nomo de Dermod Quirke
■ Per uson-dolara ĉeko ($6,50) je nomo de Charles Power
■ Per alivaluta ĉeko egalvalora al £4,00 je nomo de Dermod Quirke
■ Per alispeca pago al via landa peranto (vidu paĝon 2 de SkE)
■ Per pago de 14,50 ned.gld. pere de Universala Esperanto-Asocio
■ Per alia rimedo laŭ antaŭa konsento kun la redakcio de SkE
SCIIGO AL LA REDAKCIO DE SkE
Al Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197B 3021 GA Rotterdam, Nederlando
Mi volas reaboni al Sekso kaj Egaleco, kaj tial:
☐ mi kunsendas pagon
☐ mi pagas aparte laŭ jena rimedo:
Mi ne volas reaboni pro jena kialo:
Nomo kaj adreso (PRESLITERE):
— pàgina 26 —
INTERNACIA ĈENLETERO POR PACO KAJ MALARMADO
Al ĉiuj virinoj en la mondo!
Malrapide ni, virinoj, vekiĝas. Kio okazas ĉirkaŭ ni?
Post la Dua Mondmilito 146 el 150 landoj membriĝis al la Unuiĝintaj Nacioj kaj devigis sin ĉiutempe vivi en paco kaj amikeco unu kun la alia. Dum la lastaj 30 jaroj entute okazis 6000 interparoloj por malarmado. Kaj kio estas la rezultato?
Jam nun estas sufiĉe da atomarmiloj por detrui la mondon 40-oble. Kaj ankoraŭ ĉiam ne sufiĉas. Po minuto registaroj elspezas du milionojn da guldenoj por armilaro. Dum ĉiujare milionoj da homoj mortas pro mizero. La politikaj gvidistoj do ne sukcesis zorgi por vivebla mondo. Sed virinoj apenaŭ aktivis en tio. Kaj virinoj konsistigas la duonon de la homaro. Leviĝu do ni, kune kun ĉiuj maltrankvilaj viroj, kaj diru ni, ke sufiĉas. Se sufiĉe da ordinaraj homoj en la tuta mondo agas tiel, tiam neniu registaro povas malatenti tion. Kaj estas nia plej lasta ŝanco por preventi mondkatastrofon. Tio ĉi estas ankaŭ la konkludo de la lasta raporto de U.N. pri la vetarmado.
Estas la intenco ke tiu ĉi ĉenletero ekmarŝu en kiel eble plej da landoj en la Oriento, Okcidento kaj la Tria Mondo, pro la organizado de virinpacmovadoj.
/bv. turni
— pàgina 27 —
Ni petas al vi kopii ĉi-suban tekston kaj sendi ĝin al: Kurt Waldheim, United Nations, New York, 10017 New York, Usono
Al la Unuiĝintaj Nacioj,
Mi faras al mi grandajn zorgojn pri la situacio en la mondo. Mi sentas min ne ŝirmata de ĉiuj tiuj atomarmiloj kaj aliaj armiloj. Fortimigo kelktempe povas preventi militon, sed ne kondukas al daŭran mondpacon. Mi opinias, ke ĉi-momente la vetarmado en si mem signifas la plej grandan danĝeron por la homaro. Mi deziras, ke ek de nun vi faru ĉion eblan por atingi interkompreniĝon kaj amikecon inter la popoloj, tutmondan senarmigon kaj pli justan dividon de la prospero.
subskribo(j)
Naciilingvan tradukon vi sendu al landa «Virinoj por paco»-movado, aŭ alia landa pacmovado aŭ al «Vrouwen voor Vrede», Nassaulaan 31, 9717 CG Groningen, Nederlando, kiu je U.N.-malarmadotago, je la 24a de oktobro 1981a prezentos ĉiujn leterojn al la registaroj ĉie en la mondo.
Vi bonvolu en malpli ol 10 tagoj post ricevo de tiu ĉi papero multobligi ĝin 5-oble kaj transdoni ĝin al 5 aliaj virinoj. Tiu ĉi letero atingu ĉiun minimume unufoje. Homoj kiuj ne tuj volas kunlabori, eble tamen decidos fari tion, post pripensado de la afero dum iom da tempo.
[Aldonaĵo al Sekso kaj Egaleco, n-ro 7, laŭ peto de Asocio de Laboristaj Esperantistoj ‘FLE’, p/a Doniastate 9, 7608 XJ Almelo, Nederlando.]
Núm. 8, octubre de 1981
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 8, octubre de 1981.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Numero 8 Oktobro 1981
Sendependa novajĵletero
[BILDO p.1] Kaplinio de la bulteno: la titolo «Sekso kaj Egaleco» per grandaj nigraj literoj sur makulita fono rozkolora kaj ruĝa.
Brasília – la 66a UK 1981 07 25 – 08 01
VIRINA AGADO DUM LA KONGRESO
Multaj virinoj estas limigitaj en sia agado pro manko de kutimo kaj memfido paroli publike. Tial ili ne povas partopreni en publikaj diskutoj kaj prezenti siajn opiniojn al aliaj. Tiun konkludon oni atingis en pluraj kunsidoj pri virina agado dum la lastaj jaroj. Plurfoje oni proponis, ke devus okazi kurso pri publika parolado por helpi tiujn virinojn.
Kelkaj brazilaj kunlaborantinoj organizis kurson por la Universala Kongreso. Post prelego pri la arto de publika parolado, la aŭskultintoj povis renkontiĝi en malgrandaj grupoj kun gvidanto por mem debati pri difinita temo. En la dua parto de la arango, tamen, estis sufiĉe granda miskompreno. Laŭ pli frua decido, la diskut-grupoj estis planitaj specife por virinoj, por helpi tiujn kiuj sentas embarason pri publika elpaŝado. Kiam tio estis anoncita, iuj ĉeestantoj protestis, ke oni planas la agadon nur por unu sekso. Multaj eĉ lasis la salonon ĝenate. La diskut-grupoj tamen renkontiĝis, kaj Maria Almada priskribas la sian en la sekvonta artikolo. Sed ŝi ne estis tute kontenta pri la disvolviĝo de la debato, kaj en aparta letero ŝi skribas:
«Tiuj grupoj al mi ne plaĉis multe. Jen la inoj nur susuris kaj ne parolis publike, kiel ni tion volis. Se
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novajĵletero
Jarabono (4 numeroj): 12,00 gld. aŭ 15 irk.
Internaciajn respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto 4412211.
Limdato por la venonta numero: 15a de decembro.
Redaktoro:
Anna Brennan p/a Nieuwe Binnenweg 197b [?] 3021 GA Rotterdam Nederlando
Kunlaborantoj en ĉi tiu numero:
Audrey C.E. Childs-Mee Loes Demmendaal Judith Junger Lembe Laanest Charles Power Dermod Quirke Lu Wunsch-Rolshoven
Presis Strangled Vole Press en London, Britio.
Perantoj
Internacia (prezo: 14,50 ned. guldenoj): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hope, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Argentina: Hugo A. Lingua, Casilla de Correo 278, 2000 Rosario.
Brita (prezo: 3,00 britaj pundoj): Dermod Quirke, 18 Trouville Road, London SW4 8QL. Poŝtĉekkonto 12 463 0006.
Franca: Anne Elise Amblès, 51 rue Blanche, 75009 Paris.
Germana (prezo: 12,00 germanaj markoj): Lu Wunsch-Rolshoven, Gerichtstr. 43, 2000 Hamburg 50. Poŝtĉekkonto Hmb. 4168 27-201.
Itala (prezo: 5600 liroj): Alessandro Panerai, Via Pistoiese N457, 50010 Campi-Bisenzio.
Japana (prezo: 1500 enoj): Hukunaga Makiko, Midori-so 2-1, Kamisyakuzii 1-739, Nerima-ku, Tôkyô, 177. Girokonto 0-99911, Tôkyô.
Norvega (prezo: 30,00 norvegaj kronoj): Margrete Landmark, Toredveien 109, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Novzelanda: J. T. Allan, 12 Lonsdale Crescent, Wellington 3.
Sveda (prezo: 25,00 svedaj kronoj): Märtha Andréasson, 2265 Tolsered, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4 [nelegebla].
Usona (prezo: 6,50 usonaj dolaroj): Charles Power, Nieuwe Binnenweg 197B, 3021 GA Rotterdam, Nederlando. (Oni pagu per ordinara usona enlanda ĉeko al la nomo Charles Power).
– 2 –
— pàgina 3 —
ĉiuj esprimiĝas susure, ili neniam lernos paroli klare kaj laŭte.
«Mi sugestas, ke ni virinoj estu pli unuiĝintaj kaj ke ne okazu kiel en Luzern, Stockholm kaj eĉ en Brasília, ke ni post la kunveno ne konas plu unu la alian. Mi volonte amikiĝus kun aliaj virinoj kaj eble korespondadus, sed kiel? Neniu konas min, nek mi iun.
«Mia komento estas, ke ni virinoj estu pli toleremaj. Kiam la grupoj formiĝis, la eŭropaninoj grupiĝis kaj en mia grupo restis virinoj el Aŭstralio, Usono, Urugvajo kaj Brazilo. Ĉu diskriminacio? Kial?»
Kunvenoj dum la kongreso
Maria Almada ♀, Brazilo
En lundo okazis la unua nepublika kunveno de la virinoj. Ĉeestis ĝin 18 personoj el: Brazilo, Britujo, Bulgarujo, Japanujo, Kolombio, Hungarujo, Nederlando, Svislando, Svedujo, Usono kaj Urugvajo.
Estis pritraktita la prezentota temo. La jenaj temoj estis sugestitaj: «La sperto de eksterhejme laboranta virino en la socio»; «Kiamaniere la virinoj povas helpi la mondan kaoson»; «Pozicio de la virino en diversaj kulturoj»; «Pozicio de la virino en moderna familio». Tiu lasta temo estis aprobita, kiel taŭga por la diskutgrupoj.
Estis decidite formi grupojn en kiuj ĉiuj povos esprimiĝi libere. Pro la lastmomenta manko de la antaŭvidita prelegonto pri la temo «La arto paroli publike», estis petite al William Auld fari ĝin.
En mardo okazis la unua publika kunsido, kiun ĉeestis 69 personoj, inter ili kelkaj viroj. La arangon malfermis kaj direktis Loes Demmendaal, el Nederlando, kaj Maria Almada, el Brazilo. Sekvis la interesa prelego de William Auld, el Britujo, pri «La arto paroli publike». Li donis diversajn ekzemplojn el sia longjara sperto.
Post la anonco kaj klarigo de la elektita temo, la ĉeestantaro dividiĝis en tri grupojn, por debati la temon kaj doni
– 3 –
— pàgina 4 —
KUNVENO EN HAMBURGO
1982 03 06-07
Dum la kunveno en Rotterdam, ni decidis renkontiĝi denove venontjare en Hamburg, FR Germanujo. Elsbeth Bormann faras la aranĝojn. Membroj de la reto de kunlaborantoj kaj partoprenintoj en la lasta renkontiĝo aŭtomate ricevos inviton kun plenaj detaloj. Aliaj interesatoj bonvolu skribi al: Komisiono pri Virina Agado, p/a Universala Esperanto-Asocio, Nwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
KONVENCIO
KVA nun havas korektitan tradukon de la Konvencio pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj. Kopio estas havebla de KVA kontraŭ 3 irk. por kovri la kostojn de fotokopiado kaj afranko.
opiniojn pri ĝi. La grupojn gvidis Elsbeth Bormann, Loes Demmendaal kaj Maria Almada.
La opinio de mia grupo estis, ke estas interese ke la virinoj laboru ekster la hejmo, ĉar tiel ŝi sekvas la vivevoluon; havu samajn rajtojn, kiel la viroj; por la sama laboro en samaj kondiĉoj pergajnu salajron egalan al tiu de viro; havu voĉdonrajton; la edziniĝintaj virinoj ne flanken-ŝovu la needziniĝintajn; la virino organizu sian vivon, tiel ke ŝi kapablu bone vivi en moderna familio. (Neniu klarigis, kio okazu kun nekapablaj virinoj aŭ nakleraj.)
Omaĝe al niaj gastinoj, junulino gitarludis kanzonon el Brazilo.
En vendredo la kunvenon prezidis Eliza Kehlet, estraranino pri virina agado ĉe UEA, kune kun Loes Demmendaal kaj Maria Almada. S-ino Kehlet klarigis la signifon kaj laboron de la virina komisiono.
S-ino Demmendaal parolis pri la renkontiĝoj ekster la UKoj de la virinoj kaj pri la celo eduki la esperantistinojn superi la malfacilaĵojn, plilarĝigi la virinan agadon kaj altigi la nombron de ĝiaj membroj. Ŝi proponis, ke virinoj sendu al enlandaj esperantistaj gazetoj artikolojn pri la virina agado kaj ke la virinoj protestu ĉe la gazetoj, kiuj negative skribas pri la virinoj aŭ iliaj problemoj.
Yukiko Isobe disdonis demandilojn pri la virinaj problemoj. Tiu enketo estis eldonita de la plej malnova japana ĵurnalo
– 4 –
— pàgina 5 —
Mainiti, kiu havas legantaron de 4,5 milionoj. Ĝi celas elmontri en Japanujo la opinion de la mondvirinaro.
S-ino Petrova el Bulgarujo laŭtlegis la mesaĝon de la komisiono pri virina agado el la sama lando, kiu sciigis, ke en tiu lando la virina agado estas libera. La instruistinoj ricevis de la registaro 20-tagan ferion por lerni Esperanton. Du horojn semajne oni instruas Esperanton en mezgradaj lernejoj.
SALUTO DE BULGARAJ VIRINOJ
Dum la publika kunsido pri virina agado en Brazilo, Vasilka Petrova laŭtlegis saluton de la Komisiono pri Virina Agado ĉe Bulgara Esperantista Asocio. Post bondeziroj por sukcesa laboro dum la kongreso, ŝi donis kelkajn informojn pri la laboro de la komisiono en Bulgarujo.
Dum la parolo ŝi aludis al la pozicio de la bulgara virino: «civitanino libera, kun politikaj, profesiaj, kulturaj rajtoj kaj absoluta egalrajteco kun la viro. Ekzistas, komprenebla, diversaj problemoj — pri pli granda kvanto de infanĝardenoj, pri ilia plibonigo; plifaciligo de la dommastraj kondiĉoj por la laboristino k.a.»
Ŝi ankaŭ menciis du problemojn specifajn por esperantistoj. Unu estas, ke esperantistinoj ne aparte atentas la necesan ellerni Esperanton. La alia estas, ke post geedziĝo multaj virinoj lasas la movadon.
Tiam s-ino Petrova anoncis du novaĵojn. Profesiaj instruistinoj en bulgaraj lernejoj nun povas ricevi du dek pagitajn labortagojn por studi Esperanton, por ke ili fariĝu instruistoj de la lingvo. En la nova lernojaro, oni rajtas doni fakultativan kurson de Esperanto po du horoj semajne en mez-gradaj kaj teknikaj lernejoj.
Fine, ŝi memorigis, ke ĉi-jare oni festas la 1300an jubileon de la bulgara ŝtato. La sekvonta numero de la revuo Bulgarino estos dediĉita al la rolo de la bulgara virino en la historio de la lando.
— 5 —
— pàgina 6 —
S-ino Almada en sia finparolado klarigis la neintereson de la brazilaj virinoj pri la virina a[?]lo. Por la plimulto de brazilaninoj la 66a UK estis la unua kongreso. Ili malofte havas okazon partopreni iun UKon, sekve ne konas ĝian valoron. Post la 66a UK eble la intereso kreskos kaj eblos multnombre aliĝi al KVA. S-ino Demmendaal sugestis, ke la virinoj respondu la japanan enketilon. Tiel la japana nacia gazeto havos eblecon vidi la laboron de la esperantistinoj.
Por fini la kunvenon, brazilano deklamis «La vojo» de L.L. Zamenhof, omaĝe al la virinoj.
Konklude…
Ni certe ne povas pretendi, ke nia agado dum la kongreso estis tute sukcesa. La celo de la kunveno estis helpi al la virinoj superi embarason pri publika elparolo de siaj opinioj, sed Maria Almada ankoraŭ konstatis, ke ili nur «susuris». Evidente, ni tro optimisme supozis, ke eblas atingi rezultojn en nur unu sesio, kiam la virinoj eĉ ne havis tempon konatiĝi unu kun la alia. Aliflanke, la situacio ne permesas, ke ili plurfoje renkontiĝu dum periodo de kelkaj monatoj, kiel fakte necesas. Do ni devas pripensi tiun problemon, precipe ĉar ni intencas aranĝi similan programon por la kongreso en Antverpeno venontjare.
La miskompreno pri tio, ĉu la aranĝo estu nur por virinoj, indikas al pli profunda problemo. De lando al lando — kaj eĉ interne de unu lando — la situacio de virinoj varias. Do ne estas surprize, ke varias ankaŭ ilia interpreto de la situacio kaj la proponitaj solvoj. Simple ne ekzistas unu «ĝusta» linio, kiu taŭgas por ĉiuj virinoj tra la tuta mondo. Sed tio kondukas al malfacilaĵo, kiam oni provas organizi virinan agadon je internacia nivelo. Kiel ni povas kombini la tre diversajn spertojn kaj opiniojn de virinoj el pluraj landoj en unu agadplano? Tion ni neniam diskutis, verŝajne ĉar ni ne klare konstatis pri la problemo. Por solvi ĝin ni devos esti pretaj aŭskulti, kompreni kaj akcepti niajn malsamajn vidpunktojn, ne trudante unu opinion al ĉiuj. Sed ĉu ni povas fari tion sen perdi ĉiajn forton kaj direkton?
ab
— 6 —
— pàgina 7 —
PLIE PRI LA KOMUNA PRONOMO
(El artikolo kiu unue aperis en la kanada revuo Lumo, aŭtuno 1980)
Por komunaj personnomoj, kiuj ne indikas sekson (homo, persono, infano), ni bezonas pronomon por la singularo de la tria persono, kiu ankaŭ ne indikas sekson. Oni proponis tiucele uzi «ĝi». Sed tio estus malbona solvo, ĉar ĝi povus kaŭzi konfuzon inter persono kaj afero, kiel s-ro T. Nakamura montras en Oomoto (jan—jun. 79, p. 58): «La prezidanto de la klubo plenumas taskojn, difinitajn al ĝi en la statuto.» Ĉu «ĝi» reprezentas ĉi tie la prezidanton aŭ la klubon?
Ankaŭ Zamenhof malrekomendis en Lingvaj Respondoj n-ro 91 la uzon de «ĝi» por tiu nocio: «… ĉar la vorto ‘ĝi’ (uzata speciale por ‘bestoj’ aŭ ‘senvivaĵoj’) enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de ‘homo’ ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por ‘homo’ la pronomon ‘li’.»
Ĉar oni hodiaŭ ne plu ŝatas tiun evidente seksisman rekomendon, oni proponis novan pronomon «ri». Ankaŭ tiu solvo ŝajnas al mi ne rekomendinda, ĉar oni prave plendis, ke niaj pronomoj «mi, vi, ni, li» havas tro similajn sonojn, kaj ke pro tio miskomprenoj okazis⁺. Tial mi proponas la pli distingan formon «ŝili», el kiu oni sen klarigo komprenas, ke ĝi signifas «ŝi aŭ li». Ŝajnas al mi tute juste unue mencii la vorton «ŝi», por tiel iomete kontraŭpezigi la troan virecon de niaj bazaj konceptoj.
Ĉar pronomo kun tiu signifo laŭ mia scio ne ekzistas en etnaj lingvoj, iuj el vi eble opinias, ke ĝi estas superflua. Sed ankaŭ ne-Esperantistoj sentas la bezonon de tiu pronomo, kion pruvas artikolo de N.J. Spencer en American Psychologist de aŭg. 1978, p. 782/83. La artikolo klarigas, kial ŝili proponis por la angla novan pronomon «co» kiel neŭtran pronomon por la singularo de la tria persono.
Vilma Eichholz ♀ (ajnholo)[?], Kanado
⁺Esperantologia Konferenco 1978, Varna
— 7 —
— pàgina 8 —
KVA [nelegebla]
Reto de virinoj
En la aprila numero de SkE, ni raportis pri la kunveno de virinoj en Rotterdam. Unu el la decidoj de tiu kunveno estis starigi reton de virinoj tra la mondo, kiuj povus kunlabori kun KVA. La kontaktado de virinoj progresis iom malrapide (interalie pro redaktado de SkE kaj simile!), sed finfine ni ja skribis al 58 virinoj en 28 landoj. 23 el la virinoj estis delegitoj de UEA pri virinaj aferoj, 4 estis aktivuloj en fakaj asocioj, kaj la aliaj estis konataj pro sia intereso pri virina agado.
Al ĉiu virino ni sendis kvazaŭ-personan leteron kaj liston de sugestoj pri manieroj kunlabori kun KVA. Ekzemple, ni sugestis, ke ili povus formi grupon kun aliaj virinoj en la sama lando, ke ili povus verki aŭ prelegi pri la situacio de virinoj, ke ili povus protesti kiam aperas diskriminacia artikolo en Esperanto-revuo, ke ili povus kunlabori kun nacia virina asocio en sia lando.
[BILDO p.8] Granda grupfoto de ĉirkaŭ dudek personoj, plejparte virinoj, starantaj ekstere en du vicoj; la foto estas tre kontrasta kaj malklara.
— 8 —
— pàgina 9 —
Ĝis septembro ni ricevis plurajn respondojn — kaj pozitivajn kaj negativajn — al la letero. 11 virinoj en naŭ landoj promesis kunlabori diversmaniere, per esplorado, verkado, prelegado, grafika laboro, kontakto kun naciaj asocioj ktp. Aliaj respondis, ke ili pretas fari tradukojn por KVA, kiam ni bezonos tion. Temas pri jenaj lingvoj: angla, estona, flandra (nederlanda), franca, hebrea, latva, pola, rusa.
Agado kaj agantoj
Pluraj virinoj skribis al ni pri siaj ideoj kaj agadoj. Eble la plej aktivaj en la nuna momento estas la bulgaraj virinoj. Belka Beleva, membro de la Virina Komisiono de Bulgara Esperantista Asocio, skribis al ni: «La roterdama dialogo reeĥis en la virina renkontiĝo (Virina Komisiono ĉe BEA kun kunlaborantinoj el la distriktaj societoj) dum majo — bonege. Bulgara esperantisto sciigis pri du virinaj aranĝoj. Jen nia foto — sufiĉe tradicia sed vere historia. En la mezo la maljuna damo estas T. Petkova, merita membro de la Virina Komisiono, longjara prezidantino. La unua viro estas P. Todorov, respondeculo pri nia agado ĉe oficiala instanco. Li ĉeestis la renkontiĝon.» (Petăr Todorov, cetere, estas ankaŭ estrarano de UEA pri faka agado.) Tuj dekstre de s-ino Petkova staras Belka Beleva, kun iom klinita kapo.
Alia tre aktiva aganto, jam antaŭ la starigo de la reto, estas Leonor Calvo y Feijóo el Kolombio. Ŝi estas sekretario de Internacia Ligo de Virinoj por la Paco kaj Libereco, kaj pasintjare ŝi ĉeestis la UN-Konferencon de la Jardeko por Virinoj en Kopenhago. Ŝi produktas amason da informiloj en diversaj lingvoj pri Esperanto kaj pri virinoj.
Helpilo pri verkado
Unu el la sugestoj al la kunlaborantoj en la reto temis pri verkado de artikoloj. Multaj homoj bezonas helpon pri verkado, do dum la kunveno en Rotterdam Judith Junger proponis verki konsilaron por ili. Montriĝis, ke ankaŭ Stefan Maul ♂ (ŝtefn maŭl), la redaktoro de la revuo Monato, bezonas tian konsilaron por siaj kontribuantoj. Do li proponis eldoni ĝin. Judith ĵus finverkis la malneton.
— 9 —
— pàgina 10 —
Forugh-Farohzad
Irana poetino (1934-1966)
[BILDO p.10] Desegnaĵo de virina vizaĝo — portreto de la irana poetino Forugh-Farohzad, kun mallongaj haroj kaj rekta rigardo al la leganto.
Parivash Farzandshad ♀
Forugh-Farohzad dum sia mallonga vivo luktis nelacigeble por virina egaleco kaj emancipado de la irana virino. Ŝi ribelis kontraŭ malnovaj tradicioj kaj rompis tiujn valorojn kaj kredojn, eĉ ne timis kalumniojn kaj priklaĉojn.
Ŝi estis eksplodo el la dolora komplekso kaj longa silento de la irana virino. Ŝi tutanime batalis kontraŭ baroj kaj obstakloj. Ŝi estas konata ne nur en Irano sed en aliaj najbaraj landoj. Bedaŭrinde ŝi en junaĝo forpasis pro aŭtoakcidento.
Krom pri poezio ŝi aktivis pri teatro kaj kinematografio. La filmo La domo estas nigra, pri la vivo de la lepruloj, estis elstara dokumenta filmo, kiu gajnis la premion ĉe la festivalo Oberhausen. Unesko preparis duonhoran filmon pri ŝia vivo. Poste Svedujo invitis ŝin, sed bedaŭrinde la morto ne donis tempon por ŝi forpasis.
Eldoniĝis traduko de ŝia poemaro en kelkaj lingvoj, la germana kaj angla…
— 10 —
— pàgina 11 —
En ŝiaj unuaj verkoj, Kaptito, Muro, ŝia ribelo estis individua kaj ekster la socio en la kadro de seksaj problemoj. Ŝi diras:
Mi pekis per plezurplena peko, En varma, arda brako.
Sed iompostiom ŝi konsciis, ke la problemo de la vivo ne estas solvebla nur en la seksaj rilatoj, do amo en la sublima formo, t.e. homamo, aperas en ŝiaj poemoj:
Falinta popolamaso, Konsternita, korafliktita, Sub la minacaj kadavroj Jam migris de fremdeco al fremdeco.
Ŝia lasta verko, Alia naskiĝo, estas simbolo de ŝia humana penso kaj afableco de sincera revo, kiu sentas nun la pezecon de realaĵo tutanime. Ŝi ne sentas konsolan koncepton de ĉiutaga vivo, imagas sin planto kiu kreskas en arida tero, dum ŝia pulso estas ŝveligita de sanga batado. Tamen ŝi ne plonĝas en pesimismon, sed serĉas amon, vivon, lumon, kaj dislumigas, dirante:
Denove, mi salutas sunon, Rivereton kiu fluas en mia korpo.
Restos kara la memoro de ŝi, kiu restos eterne inter ni.
Ŝi diras:
Mi plantas miajn manojn en ĝardeneto; Mi estas certa, ke ili elkreskos.
Kaj fine alia parto de bela poemo:
Voko, voko, nur voko restas, Neniu prezentos min al suno, Memoru flugon, la birdo estas mortema.
[BILDO p.11] Du nigraj emblemoj de la virina movado: la simbolo de Venuso ♀ kun levita pugno en la cirklo, unu granda kaj unu malpli granda.
[REKLAMO p.11] DONU AL NI VIAN SUBTENON! SE VIA ABONO FINIĜAS KUN ĈI TIU NUMERO, REABONU!
— 11 —
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
MONDA Kongreso de Virinoj
La Monda Kongreso de Virinoj ĵus okazis en la ĉeĥoslovaka ĉefurbo, Prago, de la 8a ĝis la 13a de oktobro, kun partopreno de 1200 delegitinoj el la tuta mondo.
La temo de la Monda Kongreso estis: «Egaleco, nacia sendependeco kaj paco».
Post la kongreso okazas la 8a Kongreso de Internacia Federacio de la Virinoj (14a-15a oktobro). La du forumoj notas la 100-jaran datrevenon de la naskiĝo de Eŭĝeni Koton (1881 10 13), kunfondinto kaj unua prezidantino de Internacia Demokratia Federacio de la Virinoj. Esperanta delegacio planis partopreni unu aŭ ambaŭ kongresojn.
MITO
Laŭ Antonietta Corti, sendependa fakulino pri komunikado:
«Estas mito, ke viroj fariĝas pli bonaj laborgvidantoj ol virinoj pro tio ke ili estas pli raciaj kaj malpli emociaj. Estus interese studi ĉiujn neraciajn decidojn faritajn de la ĉefaj viraj gvidantoj dum la lastaj jaroj.
Virinaj gvidantoj havas la samajn problemojn kiel ĉiuj de ĉiu minoritata grupo por trarompi strukturon starigitan de la plimulto. Praktike ĉiuj grandaj kompanioj estas starigitaj de viroj. Tiel ili havas virajn valorojn. Estas tre malfacile por virinoj fariĝi integra parto de tiuj organizaĵoj, ne kompromitante la proprajn valorojn. Estas necese por kompanioj konscii pri tiuj malsamaj valoroj kaj integrigi ilin anstataŭ asimili la virinajn gvidantojn.»
TEO-preparantoj
Virinaj membroj de la aŭstralia laborista partio firme intencas preni normalan rolon en la partio, laŭ la unua virina ŝtata prezidanto de la laborista partio, Barbara Wiese. Ŝi opinias, ke la malsufiĉa reprezentado de virinoj en gvidaj pozicioj en la partio ŝuldiĝas al antaŭjuĝoj kaj diskriminacio. Tial la laborista partio starigas programon de diskutado por ŝanĝi la pozicion de virinoj en la partio.
Per tiu programo oni esperas ŝanĝi la pensmanieron de tiuj funkciuloj, kiuj rigardas virinojn pli kiel problemon ol kiel rimedon, kiel teofarantojn pli ol politikofarantojn.
MORTIS Joke Smit
Joke Smit estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la dua granda feminista ondo en Nederlando. Antaŭ pli ol dek jaroj ŝi starigis kune kun kelkaj aliaj la organizaĵon «Viro, virino, socio». Tiam ŝi opiniis, ke la
— 12 —
— pàgina 13 —
mondo estas ŝanĝebla per eksterpolitikaj premgrupoj. Sed per analizado kaj diskutado ŝi venis al la konkludo, ke oni pli sukcesus ŝanĝi la socion per virina politika partio de feministoj. Sed ne eblis al ŝi vidi tiun revon realiĝi.
NEREGEBLAJ virinoj
Kiam la hinda registaro preparis la edukajn gvidliniojn por la sendependa Hinda Unio, ĝi decidis, ke la lernejaj studlibroj aktive stimulu seksan egalecon. Sed post pli ol dudek jaroj da registara direktado de la produktado de studlibroj, hindaj edukistoj ŝajne ankoraŭ ne provas certigi, ke la libroj taksu virojn kaj virinojn kiel same inteligentajn kaj kapablajn homojn.
[BILDO p.13] Malklara blua bildo: paĝo aŭ afiŝo kun teksto en devanagara skribo, kaj apude figuro de persono.
Tio estas la konkludo de artikolo en «The Illustrated Weekly of India» (La ilustrita semajna revuo de Hinda Unio), bazita sur studo de 41 lernolibroj aktuale uzataj de pli ol unu miliono da gimnaziaj studentoj.
Ne nur la lernolibra prezento de virinoj malhelpas hindajn virinojn. La ideo de edukita virino, kiu legas anglalingvajn gazetojn kaj diskutas politikon, tre timigas gepatrojn; ili opinias, ke tiaj virinoj estus neregeblaj.
FEMINISTO arestita
La egipta feministino, Nawal el Saadawi, kiu verkis libron pri rajtoj de la virino laŭ Islamo, estas unu el la 1500 homoj arestitaj antaŭ unu monato en Egiptujo. Post la morto de Sadat sekvas nova ondo de arestoj.
AMIKAJ direktoroj
Ne malofte okazas, ke virino havas problemojn pro tro «amika» labor-direktoro. Kiam la nederlanda semajna revuo «Viva» aperigis personajn raportojn pri tiu temo, alvenis multaj leteroj. Kelkaj el la legantinoj de la revuo rakontis, ke ili estis maldungitaj pro iu preteksto, post kiam ili malakceptis la provon de la direktoro intimiĝi kun ili. Stariĝis laborgrupo por helpi virinojn, kiuj estas ĝenataj pro la nedezirata atento de superulo aŭ kolegoj.
Redaktis la rubrikon ♀ Loes Demmendaal (lus demendaal), Ned. Bonvolu sendi kontribuaĵojn kun mallonga resumo en Esperanto.
Informojn provizis: ♀ Maria Taŝeva, Bulg.; ♂ Renato Corsetti (korseti), Ital.; ♀ Winsome Greenhalgh (ŭinsm grinhalŝ), Aŭstral.; ♂ Probal Daŝgupto, Hind.; ♀ Judith Junger, Ned.
[BILDO p.13] Blua kadro kun blankaj literoj en fantazia tiparo: «… malantaŭen»
- 13 –
— pàgina 14 —
Malegaleco malutilas al ĉiu
W. Krikke ♂, Nederlando
Ĉu eblas diri ion saĝan pri la pozicio de virinoj en la socio en pure racia maniero, sen emocioj? Mi kredas ke jes, kaj ekprovas.
Mi ŝatus turni vian atenton al la malprofito por la tuta socio, do ankaŭ por la viroj, de la diskriminacio kontraŭ virinoj.
Estas fakto, ke la nombroj de viroj kaj virinoj preskaŭ egalas. Alia fakto estas, ke ankaŭ la kvalitoj kaj kapabloj de ambaŭ seksoj ne multe diferencas. Se la virinoj havus precize la samajn eblecojn je bona edukado kaj instruado kiel la viroj, la samajn rajtojn al ĉiuj pozicioj en la socio, oni vidus baldaŭ multe pli da virinoj ol nun en la plimulto de profesioj, ankaŭ en la pli altaj rangoj kaj pozicioj.
Ĉu tiu idealo estas dezirinda? Tutcerte kaj tion mi klopodos pruvi. La bonfarto de ĉiu ajn nacio dependas de multaj faktoroj, sed unualoke de la kvalitoj de la membroj de tiu nacio. Ju pli da kapablaj personoj sur ĉiuj terenoj apartenas al tiu nacio, des pli bone la tuta popolo povos plenumi milojn da taskoj en terkulturado, komerco, industrio, trafiko, instruado, sciencoj, artoj, socia prizorgado de aliaj homoj ktp. Ĉiu bone edukita kaj instruita homo estas valora kapitalo por la tuta socio en kiu tiu laboras. Tial ekzemple la landoj de la tria mondo malprofitas, se iliaj studentoj, en la universitatoj kaj altlernejoj de Usono kaj Eŭropo, ne revenas al la patrio, kio ofte okazas.
Sed kiel katastrofe malutila estas la neuzado de la ekzistantaj spiritaj kapabloj de milionoj da inteligentaj virinoj,
- 14 –
— pàgina 15 —
kiuj nuntempe pro multaj tradiciaj malhelpoj faras nur simplan rutinan laboron! Eĉ en la plej modernaj industrilandoj oni nuntempe uzas nur malgrandan parton de la kvalitoj de la virinoj. Pruvo: tre malmultaj virinoj en pli altaj pozicioj en la tuta socio. En la «postrestintaj» landoj, la virinoj ĝenerale rajtas labori nur kiel sklavinoj kaj naski multajn infanojn. Jen la ĉefa kaŭzo pro kiu la plimulto el tiuj landoj ne sukcesas progresi. Ĉe tio ni ne forgesu, ke la intelekta nivelo de la virino estas pli grava ol tiu de la patro por la edukado de la infanoj (komprenebla ĉie estas esceptoj).
Multaj viroj timas la konkuradon de virinoj; jen malagrabla negativa faktoro. Sed tiaj viroj absolute malpravas. La nombro da kapablaj laboristoj neniam povas esti tro granda. Ĝuste la kapabluloj elpensas novajn iniciatojn, novajn aranĝojn, pli bonan organizadon. Rigardu en via propra ĉirkaŭaĵo. Kiel ofte okazas malsukcesoj, eĉ fiaskoj, pro nesufiĉaj kvalitoj de gvidantaj personoj, kiuj preskaŭ ĉiam estas viroj? Nekvalifikitaj homoj abundas en ĉiuj landoj dum altkvalitaj mankas kaj certe ankoraŭ mankos en la venontaj jardekoj.
Estas do klare ke multaj leĝoj kaj reguloj devas esti ŝanĝitaj favore al la virinoj. Ĉu post tiu ŝanĝo ĉio estos en bona ordo? Tute ne. Forigado de kontraŭvirina diskriminacio komenciĝu en la familioj! Se tie, en la hejmoj, la viroj regas, kiel hodiaŭ tre ofte okazas en ĉiuj landoj, tiam ankaŭ ekster la hejmo la viro volas regi, ne ĉiam konscie; sed certe subkonscie li diskriminacios kontraŭ la virinoj. Tradicioj estas daŭremaj, ĝuste la malbonaj plej multe. Senlaca longa batalado estos necesa, por ke ne sole la virinoj faru la hejmlaboron, prizorgu la infanojn, faru aĉetojn kaj staru en vicoj por tio. Nuntempe multaj virinoj havas duoblan taskon: dumtage en la laborejo kaj vespere en la hejmo. Ne mirige ke tiaj virinoj maljuniĝas antaŭtempe. Ili fariĝas apatiaj kaj perdas ĉian ajn intereson. Tio estas malprofito por la socio, sed antaŭ ĉio ĝi estas terura maljustaĵo. Ĉi tie libere parolu la emocioj, ĉar estas grandega honto, ke en la moderna tempo, en niaj progresintaj civilizacioj, kiuj fieras pri sia kulturo, ankoraŭ ekzistas tiaj maljustaĵoj. Ĉiu homo kun la koro en la ĝusta loko devas esti kontraŭ ĉia ajn diskriminacio!
- 15 –
— pàgina 16 —
afrikanoj parolas
[Kvara parto]
Claudia Fonseca
KAJIRA kiu aĝas 65, vivas en la domo de sia frato. Dum ŝi babilas kun la malnovaj amikinoj, ŝi kudras sarron (pajltapiŝon) per dika kudrilo kaj ledaj strioj.
■ Kiel knabino elektas la edzon?
«Mia patro trovis edzon por mi. La unuan fojon mi edziniĝis al viro, kiu min svatis ĝuste en tiu maniero, kiun knabinoj ŝatas, sed li estis tre malriĉa. Post la naskiĝo de infano, li ne povis pagi al mia patro la edzinprezon, kaj ankaŭ liaj fratoj ne povis helpi al li. Mia patro do reprenis min en la domon. Pli poste, alia edziĝis al mi, sed miaj gepatroj tenis ĉe si mian unuan infanon.
Mia dua edzo estis bona homo, kaj mi estis kun li dum longa tempo. Mi estis lia sola edzino. Nun li maljunas kaj ne plu povas kultivi la teron. Ni ne havas filojn, kiuj helpus al ni. Ni havis plu nenion por manĝi kaj mi revenis ĉi tien por vivi en la gepatra domo.»
[BILDO p.16] Linidesegnaĵo de afrikaj virinoj laborantaj: maldekstre du virinoj, unu kun infano sur la dorso, kirlas en granda poto apud pajltegmenta kabano; meze virino kun infano sur la dorso portas hakilon aŭ ilon; dekstre du virinoj kliniĝas laborante la teron per longaj iloj.
- 16 –
— pàgina 17 —
■ Kiu decidas kiuj gefiloj, viraj aŭ inaj, vizitu lernejon?
«La edzo. Estas nature, ke virino sekvas la edzon en ĉio, kaj portas al li la manĝon, kiun li bezonas, prenas por li akvon kaj lin obeas ĉiam. Pli bone, ke la knabinoj ne vizitu lernejon. Tiel ili restas ĉe la patrino kaj helpas al ŝi. Poste, ili iĝos edzinoj kaj patrinoj. Kaj eĉ ne tiam ili havos la tempon por viziti lernejon, ĉar ili devos resti kun siaj gefiloj. Nur virinoj scias, kiel estas karaj la gefiloj, kiom oni suferas por ilin naski kaj poste por ilin kreskigi kaj flegi, kiam ili malsanas. La viroj neniam ion scios pri tiaj aferoj.»
KONKLUDOJ
Ne estas facile doni koheran portreton de la nuntempa kamparanino surbaze de la kvar intervjuoj kun afrikanoj. Estas ĉiam malkonsilinde ĝeneraligi la spertojn de unuopuloj, kaj oni ne scias, ĝis kiu punkto la respondoj malkaŝas la realan situacion aŭ tradicion, kiu jam estis transpasita sed ankoraŭ kondiĉas la pensmanieron. Ekzemple, kiam edzino diras, ke la edzon elektis por ŝi la patro, tiu moro, kredata la nura valida, verŝajne igas ŝin silenti, pri kiom ŝi influis per siaj preferoj la patran decidon.
Kaj ni devas ne forgesi, ke la kampara afrika mondo daŭre kaj rapide evoluas, tiel ke la hodiaŭa bildo jam morgaŭ ne plu respegulos la realon. Tial, la aĝo de la intervjuitaj virinoj influas iliajn respondojn. Dum Kajira donas preskaŭ senkritike la bildon de la ina situacio de antaŭ kvindek jaroj, kiam la patra volo devigis filinon forlasi viron kaj
[BILDO p.17] Desegnaĵo kun kvar afrikaj virinoj laborantaj: la unua portas faskon sur la kapo kaj ilon en la mano, la dua pistas en granda pistujo, la tria portas sakon sur la ŝultro, kaj la kvara kaŭras antaŭ fajro kuirante en granda poto.
— 17 —
— pàgina 18 —
la filon, kiun ŝi havis kun li, por edziniĝi al alia viro, Kaŭe (SkE 6) jam montras intiman malaprobon. Avujan (SkE 7) deklaras, ke estas bona afero, ke kaj knaboj kaj knabinoj vizitu la lernejon; kaj Kasaana (SkE 5) rakontas, ke ŝia filino mem elektis la edzon kaj restas kun li malgraŭ la vokoj de la patro.
Aliaj mensaj skemoj, kiel ekzemple «peza laboro estas por viroj», «knabinoj ne vizitu lernejon», «knaboj ne devas helpi al la patrinoj» estas foje konfirmitaj kaj foje rifuzitaj. Ni prefere vidu, ĉu la nuna evoluo vere favoras la inojn. Kiel diris Kasaana, pasintece la inoj faris nur malpezajn laborojn en la grandaj milikampoj kaj zorgis poste pri kampetoj de arakidoj aŭ aromherboj. Nun male — eble puŝataj de la deziro de pli granda ekonomia sendependo — inoj komencas havi propran mili- aŭ koton-kampon. Sed ne ŝajnas, ke kompense inoj malŝarĝiĝas de siaj tradiciaj laboroj, kiel kuirado, portado de ligno kaj akvo, kaj infanvartado. La viro, siaflanke, ŝajne ne plimultigis siajn taskojn.
Artikolo el Unesko-kuriero aŭg.-sep. 1975 tradukita de Christina de’ Giorgi ♀ (kristina de ĝorĝi)
La mutilado de inaj generiloj en Sudano
de Bernard Golden ♂
Ĉu SkE traktas tro unuflanke virinan cirkumcidon?
La demando pri virina cirkumcido (pli ĝuste klitorektomio aŭ infibulacio) en Afriko jam estis pritraktita sur la paĝoj de SkE (n-roj 1, 3 kaj 6) ĉefe laŭ la vidpunkto de okcidentanoj aŭ afrikanoj forte influitaj de la eŭropa civilizo. Ĉu ilia kritiko estas prava? Kiel rigardas la demandon la afrikanoj mem? Ĝis nun SkE ne sukcesis ricevi opinii-esprimon de homoj vivantaj en kulturo, kie la mutilado de virinaj generiloj estas ĉiutaga praktiko.
Unu tia loko estas Sudano, subevoluinta agrikultura lando, situanta en la nordorienta Afriko. Ĝia loĝantaro konsistas
— 18 —
— pàgina 19 —
el araboj (39%), nubiaj niguloj (36%), sudanaj niguloj (23%) kaj eŭropanoj (2%). La dominanta* religio estas la Islamo. Antaŭ sendependiĝo en 1956, Sudano estis sub brita kolonia regado. Mutilado de virinaj seksaj organoj ekzistas ankaŭ en najbaraj landoj: en partoj de Somalio, Eritreo kaj Egiptio, sed ne en Etiopio. La kutimo persistas en Sudano nuntempe malgraŭ sia kontraŭleĝigo ekde 1945. La leĝaj sankcioj nur malofte estas efektivigataj, ĉar ilin superregas la tradicio. La mahometana religio de Sudano permesas klitorektomion sed ne infibulacion. Tiu ĉi speco de mutilado certe estis pli frua ol la Islamo en la regiono: oni opinias, ke okazis infibulacio de sklavinoj en la antikva Egiptio por malhelpi ilian gravediĝon.
Interne de afrikaj kulturoj, kiel la sudana, oni prezentas kvar ĉefajn kialojn por la ekzisto kaj daŭrigo de la kutima mutilado de virinaj seksorganoj. Tiu motivado estis preteratentita en la artikoloj aperintaj en SkE. Ĝi estas resumebla jene:
La infibulacio garantias la ĉastecon de la virino. Oni do faras la operacion antaŭ edziniĝo, post nasko aŭ divorco, kaj en okazoj, kiam la edzo longe forestas de la hejmo. La virgeco do estas la ekvivalento de infibulacio: ambaŭ estas bezonataj por certigi la edziniĝeblon de virino. Temas ne nur pri la reputacio de la virino: la honoro de la tuta familio rolas en situacio, kiu ne estas pure persona, sed havas socian dimension. Cetere, virinoj, kiuj koitis antaŭ edziniĝo, kaj adultulinoj estas punataj per ĝismorta ŝtonumado.
La infibulacio okazigas naskolimigon. Oni argumentas, ke koito kun virino havanta infibulacion estas dolora, ĉar enpenetro povas efektiviĝi nur per uzo de forto. Rezulto estas maloftiĝo de koito. Sed familia planado estas nur sekundara kialo de infibulacio, ĉar la islama religio ne malpermesas aliajn formojn de naskolimigo.
La infibulacio estas parto de la inicad-ceremonio. Tamen, ĝi estas farata longe antaŭ pubereco kaj en diversaj aĝoj.
*Domini — superregi, esti la plej elstara
— 19 —
— pàgina 20 —
- La infibulacio minimumigas la seksan ekscitiĝon ĉe la virino. Oni supozas, ke ekscizo de parto de la seksorganoj malpliintensigas la virinan ardon por seksaj rilatoj, kaj sekve malpligrandigas ŝian deziron fariĝi prostituitino aŭ esti malĉaste pariĝema. Pro tio la operacio servas por protekti virinon kontraŭ ŝiaj ‘malnoblaj impulsoj’.
Enketo pri tabua temo
Enketo estis entreprenita de brita psikologo* kiel parto de esplorprojekto organizita por objektive akiri informojn pri la sinteno de viroj kaj virinoj en Sudano rilate al la infibulacio. Estas akcentende, ke la temo de generila mutilado ene de la sudana kulturo estas preskaŭ tabua, precipe ĉe virinoj. Eĉ se diskutoj estiĝas, ilin karakterizas forta emocio kaj polemikado. Pro tio sciencaj esploristoj nur malfacile povas akiri informojn. La koncerna enketo estis farita en la formo de demandaro prezentita, ne skribe sed perbuŝe, al grupo de universitataj studentoj, kiuj estis preparitaj por ĝi per antaŭa diskuto, kaj kiuj indikis sian emon partopreni. Ili formis relative homogenan grupon — ĉiuj venis de mezklasa socia ĉirkaŭmedio, ili loĝis en urboj kaj studis ĉe la universitato por fariĝi instruistoj. Ili aĝis inter 19 kaj 25 jarojn; 85% estis islamanoj, 15% kristanoj; inter ili estis 153 viroj kaj 32 virinoj. Ĉiuj viroj estis fraŭloj; kvar el la virinoj estis edziniĝintaj. Tiu relative malgranda sampla populacio de nur 185 individuoj malebligis al la enketinto la aplikon de la kutimaj statistikaj metodoj por analizi la rezultojn de la enketo. Aparta malgranda grupo konsistis el 9 mezaĝaj edziĝintaj viroj. Estas substrekende, ke ĉiuj virinoj jam estis submetitaj al infibulacio, kio havis gravan efikon sur iliajn sintenojn, kiel iliaj respondoj indikas.
Enketaj demandoj kaj respondoj
La ĉefaj temoj de la enketaj demandoj estis jenaj:
* L. F. Lowenstein: ‘Attitudes and attitude differences to female genital mutilation in the Sudan: is there any change on the horizon?’ [Sintenoj kaj sintenaj diferencoj rilate femalan generilan mutiladon en Sudano: ĉu estas ŝanĝo ĉe la horizonto?], en Acta Ethnographica (Budapeŝto), 1980, vol. 29, n-ro 1-2, paĝoj 216-223.
— 20 —
— pàgina 21 —
- Ĉu vi apogas aŭ malapogas (1) infibulacion, (2) klitorektomion, aŭ (3) iun alian formon de generila mutilado?
- Ĉu vi permesus al via filino submeti sin al iuspeca generila ablacio?
- Kial vi fundamente apogas tiun ĉi kutimon?
- Kial vi fundamente malapogas tiun ĉi kutimon?
- Kiujn klopodojn vi opinias entreprenendaj por limigi aŭ malhelpi tiun ĉi kutimon?
Por demandoj 1 kaj 2, nur jes/ne-respondo estis atendata. Male, por demandoj 3, 4 kaj 5, la enketinto prezentis po sep
[BILDO p.21] Du desegnaĵoj de vulvo kun manskribitaj etikedoj. La supra portas la titolon «Normala adoleska vulvo (etendita)» kaj etikedojn ligitajn per linioj al la partoj: «Puba monto», «Prepucio aŭ kovrajo de klitoro», «Klitoro», «Majoraj labioj», «Urina aperturo aŭ meato», «Minoraj labioj», «Vagina aperturo», «Perineo», «Anuso». La malsupra portas la titolon «Infibulaciita vulvo» kaj apudan manskribitan klarigon: «Cirkumcido estas tranĉo nur de la prepucio. Infibulacio konsistas el tranĉo de la klitoro, minoraj labioj kaj granda parto de la majoraj labioj. La flankoj de la vulvo estas kunpinglitaj per fadenoj aŭ dornoj.»
— 21 —
— pàgina 22 —
kialojn, kiuj estiĝis okaze de la antaŭaj diskutoj kun la studentoj.
La junaj viroj partoprenintaj en la enketo estis plejparte kontraŭ la infibulacio, klitorektomio aŭ alispeca ekscizo de inaj generiloj, ĉar tiuj operacioj:
- ne estas necesaj
- baziĝas sur malnovaj kutimoj kaj moroj
- malbonigas la seksan plezuron de la virino
- malbonigas la seksan plezuron de la viro
- estas kruelaj kaj barbaraj
- estas danĝeraj
- estas kontraŭ ilia religio kaj juro.
La plejmulto da virinoj favoris tiujn operaciojn; oni tamen rimarku unue, ke la samplo estis tre malgranda (nur 32 personoj), kaj due, ke ĉiu virino jam spertis la operacion. Ili motivis sian starpunkton jene:
- temas pri socia kutimo
- virino sen operacio ne povas akiri edzon
- la generila mutilado estas parto de ilia religio
- la operacio estas pli sana por virinoj
- ĝi certigas ĉastecon
- ĝi limigas naskojn
- ĝi estas pli pura.
La malgranda grupo de 9 mezaĝaj edziĝintaj viroj de la meza klaso unuanime opiniis, ke la infibulacio estas necesa kaj dezirinda laŭ ĉies vidpunkto.
Socia premo por kaj kontraŭ generila mutilado
La daŭrigo de infibulacio kaj klitorektomio ĝenerale baziĝas sur socia premo kaj konformigo al la geedziĝa tradicio. Apogas la operaciojn ĉefe la pli aĝaj kaj influhavaj virinoj, kiuj fanatike volas konservi la tradicion. Pro tiu forta premo sur virinojn en la sudana kulturo, estas tre malfacile rompi la malnovan establitan kutimon. Estas multe da propagando favora al la kutimo, dum kontraŭpropagando estas malabunda aŭ tute ne ekzistas. Rezulto estas konformiĝo al la sociaj normoj.
— 22 —
— pàgina 23 —
Estas ankaŭ viroj, kiuj aprobas tiun tradician kutimon, sed la kialoj estas malfacile scieblaj. Kvankam mankas esplordonitaĵoj pri la efiko de infibulacio aŭ de malpli severaj formoj de generila ekscizo sur seksajn kaj aliajn sintenojn de virinoj, tiu psikologia kromefiko estis studita rilate la ritan cirkumcidon de viroj. Oni konkludis, ke asociiĝas kun tiu ago du konfliktaj sentoj: (1) kastrad-anksieco, kaj (2) socia travivaĵo alportanta pli altan statuson, prestiĝon, donacojn kaj ankaŭ insistadon pri vireco.
Kontraŭaj sintenoj rilate mutiladon de virinaj seksorganoj venas de pli bone edukitaj junaj sudanaj viroj, sed iliaj kialoj spegulas edukajn kaj personajn travivaĵojn probable ekster ilia propra kultura bazo. La ĉefa kontraŭa kialo de la studentoj partoprenintaj en la enketo estas, ke tiuj operacioj, infibulacio kaj kliterektomio, malhelpas reciproke bonajn seksrilatojn por la geedza paro. Eble tiu pli klerigita vidpunkto transiros al aliaj niveloj de la sudana socio en la estonteco. Ekzemple, pro la pli granda bezono de salajrataj laboristoj, knabinoj komencas laboron en relative juna aĝo kaj akiras ekonomian sendependecon; tio ebligas al ili kontraŭstaron. Rezulte de tio, ili estas pli ofte submetataj al la malpli severa operacio de klitorektomio anstataŭ infibulacio.
La ĉefaj manieroj proponitaj de la junaj viroj por limigi la kutimon de generila mutilado ĉe virinoj estas la sekvaj:
- la registaro faru ion por efektivigi la leĝojn kontraŭ ĝi
- oni eduku plenkreskulojn, precipe pli aĝajn personojn
- oni igu kuracistojn paroli kontraŭ ĝi
- oni igu religiajn gvidantojn de la Islamo paroli pli ofte kontraŭ ĝi
- oni verku klerajn artikolojn kaj librojn por kondamni la kutimon
- junaj knabinoj estu frue admonataj, por ke ili ne permesu la operaciojn
- edzoj postulu, ke ili preferas edzinojn sen operacio.
Ĉu estas ŝanĝo ĉe la horizonto?
Ĝis tiu ĉi punkto mi resumis enhavon de la raporto ve-kita de la psikologo, kiu faris la enketon en Sudano. Tiuspeca
— 23 —
— pàgina 24 —
studaĵo pri emocie ŝarĝita tabua temo estas valora, ĉar ĝi provas analizi la sintenojn de homoj rekte koncernataj pri la demando de virina generila mutilado. Tamen, miaopinie ne estis tuŝitaj kelkaj gravaj punktoj. Unu rilatas al la disvastiĝo de la prostituado en la sudana socio. Se viroj havas facilan aliron al prostituitino, ne gravas por ili la ofteco aŭ kvalito de seksaj rilatoj kun iliaj edzinoj. Ili do povas apogi la generilan mutiladon, aŭ simple resti indiferentaj kaj ne okupiĝi pri ŝanĝo de la kutimo.
La diversaj operacioj ne estis pritraktitaj laŭ sia funkcio rita kadre de la tutaĵo de la sudana kulturo kaj kun rilato ankaŭ al la vira cirkumcido. Etnografoj nomas tiujn kutimojn ritoj de transiro (rites de passage): ili ligiĝas kun krizoj aŭ ŝanĝoj de statuso en la vivo de individuo (naskiĝo, malsano, puberiĝo, geedziĝo, morto). Post generila aŭ alispeca korpa mutilado, gejunuloj rajtas akiri la statuson de plenkreskulo. Sen submetiĝo al tiuj ritoj, ili restos ekster sia socio, kaj tio havos tragediajn sekvojn. Male, membroj de la socio, kiuj submetis sin, ĝuas prestiĝon kaj signon de agnosko – tio pli gravas, ol momenta doloro aŭ posta malkomforto. La kerna demando en ĉiu tradicia kulturo, kiel tiu de Sudano, estas: ĉu oni estas akceptita kiel plena membro de la socio, aŭ ĉu oni estas rigardata kiel malkonformemulo? La universitatanoj eble akceptus tiajn eksterulojn, sed la pli vasta socio konsistas ĉefe el pli aĝaj kaj tre influhavaj homoj, kiuj apogas la tradician ordon. Koneksa demando estas: ĉu la liberala sinteno de tiuj junaj studentoj daŭros en postaj jaroj, aŭ ĉu ili fariĝos konservativaj, kiam ili komencos ludi aliajn rolojn en la socio?
Rigardo de la demando laŭ alia vidpunkto indikas, ke la nuna tendenco en islamaj landoj estas en la direkto al plifortigo de tradiciaj kulturaj valoroj kaj bremsado de radikalaj modifoj. Pro tio ne estas probable, ke okazos baldaŭa ŝanĝo en la praktiko de virina generila mutilado en Sudano kaj aliaj regionoj de Afriko. Cetere, al kritiko de tiu kutimo fare de fremdaj homoj kaj organizaĵoj, starantaj ekster la kultura ĉirkaŭmedio, povas havi efikon kontraŭan al tiu celata. La rezisto al ŝanĝo eĉ pli fortiĝos, se tiuj elementoj de la tradicio fariĝos identec-simboloj.
— 24 —
Núm. 9, gener de 1982
32 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 9, gener de 1982.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
[BILDO p.1] Kolora kovrilo-kapo: sur blua-purpura makulita fono, la granda nigra titolo «Sekso kaj Egaleco», kun la vortoj «Sendependa novaĵletero» maldekstre kaj, dekstre supre, «Numero 9 / Jan/Jun 1982».
Sekso kaj Egaleco
Numero 9 — Jan/Jun 1982
Sendependa novaĵletero
Sendube niaj fidelaj legantoj jam komencis demandi sin: kio okazas? Estas agrable raporti, ke kelkaj sufiĉe maltrankviliĝis por sendi poŝtkarton; unu eĉ panikis kaj ekspresse pagis sian malfruan abonon. Ĝis nun SkE sukcesis resti (relative) akurata — ĉu do ĝi finfine aliĝis al la granda plimulto de polvokovritaj Esperanto-projektoj?
Feliĉe mi povas anonci, ke ne! La malfruo fakte estis kaŭzita de faktoro tute ekster mia rego — pli precize, la itala dogan-instanco. (Pardonu min tiuj, kiuj jam aŭdis la rakonton ĝistede, dum mi klarigos la aferon unu lastan fojon.) En decembro mi transloĝiĝis de Nederlando al Italujo — bonvolu atenti la novan adreson en la interna kovrilo. Ĉiujn personajn posedaĵojn, inkluzive de materialo jam ricevita por la januara SkE, mi sendis aparte — kaj ĉion retenis la dogano dum kvin monatoj.
Ĉiuokaze, por kompensi la malfruon nun aperas pli ampleksa numero por la periodo januaro–junio. El la vidpunkto de via abono, tamen, ni kalkulas ĝin kiel nur unu numeron.
Intertempe ankaŭ niaj perantoj estis moviĝemaj. Nia japana peranto translokiĝis kaj la usona finfine reiris al Usono, anstataŭ konfuzi ĉiujn per adreso en Nederlando. Nia germana peranto, Lu Wunsch-Rolshoven, cedis al la nove fondita virina grupo VEJGA, dum mi mem transprenos la italan peradon de Alessandro Panerai. Mi dankas al Lu kaj Alessandro pro ilia ĝisnuna helpo. Dankon al Lu ankaŭ pro helpo pri provlegado kaj al Audrey Childs-Mee, kiu kunlaboris per lingva kontrolado.
Anna Brennan
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj): 12 ned. gld. aŭ 15 irk.
Internaciajn respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan. Poŝtĝirajn pagojn sendu al ŝia nederlanda pĉk. 4412211.
Redaktoro:
Anna Brennan Via delle Cave 82C 00181 Roma Italio
Kunlaborantoj en ĉi tiu numero:
Renato Corsetti Brian Holser Dermod Quirke
Presis kaj ekspedis: Strangled Vole Press en London. Presita en la Eŭropa Komunumo.
Perantoj:
Internacia (prezo: 14,50 ned. guldenoj): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hoop, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Argentina: Hugo A. Lingua, Casilla de Correo 278, 2000 Rosario.
Brita (prezo: 3,00 britaj pundoj): Dermod Quirke, 18 Trouville Road, London SW4 8QL. Poŝtĉekkonto 12 463 0006.
Franca: Anne Elise Amblès, 51 rue Blanche, 75009 Paris.
Germana (prezo: 12,00 germanaj markoj): VEJGA, Töpferstrasse 20, 4500 Osnabrück.
Itala (prezo: 5600 liroj): Anna Brennan, Via delle Cave 82C, 00181 Roma. (Nur por italaj abonantoj: aliaj prefere pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, aŭ al nacia peranto).
Japana (prezo: 1500 enoj): Hukunaga Makiko, p/a Motida 2-A, Saginuma 1-10-5, Takatu-ku, Kawasaki-si, 213. Poŝta ĝirokonto 0-99911, Tôkyô.
Nederlanda (prezo: 12,00 guldenoj): Anna Brennan. Nederlanda poŝtĉekkonto 4412211.
Norvega (prezo: 12,00 norvegaj kronoj): Margrete Landmark, Torgdveien[?] 109, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Novzelanda: J. T. Allan, 12 Lonsdale Crescent, Wellington 3.
Sveda (prezo: 25,00 svedaj kronoj): Märtha Andréasson, 2265 Tolsered, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4880.
Usona (prezo: 6,50 us. dolaroj): Charles Power, 1014 Weymouth Avenue, San Pedro, CA 90732.
— 2 —
— pàgina 3 —
[BILDO p.3] Grandaj nigraj japanaj signoj trans la tutan supron de la paĝo: 性と平等 (la japana titolo de la revuo).
ENKETO PRI VIRINOJ
Kiel scias legantoj de SkE, nia revuo aperas ankaŭ en japana traduko. Kvankam la japana versio komencis aperi iom post la Esperanta eldono, ĝi nun atingis la saman numeron. Ĝi estas presita kaj aspektas tre alloga.
Antaŭ la somero, la eldonintoj de la japana SkE, Hukunaga Makiko kaj Yamakawa Setuko, ricevis proponon pri kunlaboro de la tutlanda japana ĵurnalo Mainiti. Mainiti planis eldoni 8-paĝan suplementon pri virinoj ĉe la laboro kaj deziris enhavi sekcion pri virinoj en aliaj landoj. Ĝi volis aŭdi la voĉojn de ordinaraj virinoj, ne formalajn anoncojn de registaroj aŭ raportojn de profesiaj ĵurnalistoj.
Tiucele Mainiti petis niajn japanajn kunlaborantojn kolekti la voĉojn de virinoj tra la mondo pere de Esperanto. La plimulto el la legantoj de SkE ja ricevis la enketilon, kiu enhavis demandojn interalie pri laboro, edziniĝo, hejmo, infanoj kaj maljuneco. La enketilo estis ankaŭ disdonita dum la UK kaj en kelkaj aliaj Esperanto-kongresoj. Bedaŭrinde, la tuto devis okazi tre haste kaj dum malfacila periodo pro la somera ferio-tempo. Tamen, multaj virinoj sukcesis respondi ĝis la limdato kaj la ĵurnalo estis tre kontenta pri la reago.
Pli frue ĉi-jare, respondintoj de la enketilo ricevis pakaĵon, kiu enhavis la suplementon el la ĵurnalo kun traduko en Esperanto, dankleteron de la redaktoro de la suplemento, klarigan leteron de niaj japanaj kunlaborantoj, kaj eĉ internacian respondkuponon por repagi la afrankon pro la resendo de la enketilo al Mainiti.
Ĉar la letero de niaj japanaj kunlaborantoj plej bone klarigas la reagon de la ĵurnalo, ni plene citas ĝin ĉi tie.
— 3 —
— pàgina 4 —
[BILDO p.4] La tuta paĝo estas enkadrigita per desegnaĵo de folio de letero, kun la supra maldekstra angulo refaldita.
Estimataj samideaninoj,
Ni, la eldonantoj de la japana versio de «Sekso kaj Egaleco», volus esprimi grandegan dankemon al vi pro via favora kunlaboro por la enket-projekto.
Ni ricevis pli ol 60 respondojn el 16 landoj ĝis la limdato por la ĵurnalo. Tio estis pli ol ni atendis. Post la limdato venis al ni ankoraŭ 10 aliaj.
La rezulton de la enketo aperigis la tutlanda ĵurnalo Mainiti, la 25an de septembro, en sia 8-paĝa speciala suplemento «La ĵurnaleto de virinoj». Redaktita de virina ĵurnalisto, Masuda Reiko, la ĵurnaleto precipe traktas laborantajn virinojn.
Respondoj de 10 virinoj el 10 landoj, kune kun klarigo pri la enketo (oni klare mencias, ke ĝi estas farita pere de Esperanto) kaj pri nia lingvo, okupas unu paĝon en la ĵurnaleto kaj formas la sekcion «Kiel virinoj pensas: Internacia versio». (Mainiti aperigas la rubrikon «Kiel virinoj pensas», kiu prezentas leterojn de virinaj legantoj enlandaj, en sia regula numero.)
«La ĵurnaleto de virinoj», aldone al la regula numero de la ĵurnalo, estis liverita al 4 500 000 abonantaj hejmoj. La ĵurnaleto ricevis multajn kuraĝigajn leterojn de la legantoj. Ni informiĝis, ke la esperantistan parton oni legis kun granda intereso.
La ĵurnalo Mainiti estas kontenta pri la rezulto de la enketo, kaj deziras havi vian kunlaboron en la estonteco. La respondojn de la enketo, kiujn ili ne povis prezenti en la ĵurnaleto pro limigita spaco, ili intencas utiligi en regulaj numeroj en konvenaj okazoj.
Ankaŭ ni volus utiligi viajn respondojn. Kiel unu rimedon ni decidis prezenti ilin serie en nia gazeto, nome la japana versio de «Sekso kaj Egaleco».
Denove ni elkore dankas vin kaj esperas pluan kunlaboron kun vi en la estonteco.
Sincere via,
Yamakawa Setuko
— 4 —
— pàgina 5 —
MONDA KONGRESO
Entute pli ol 1200 virinoj el ĉiuj kontinentoj kaj preskaŭ el ĉiuj landoj ĉeestis la Mondan Kongreson de Virinoj de la 8a ĝis la 13a de oktobro en Prago, Ĉeĥoslovakujo. La devizo de la kongreso estis «Egaleco, nacia sendependeco, paco».
Interalie partoprenis Maria Turková ♀ (Ĉeĥoslovakujo), kiu estas aktiva en la Virinaj Komisionoj de ĈEA kaj de MEM. Ŝi verkis interesan raporton pri la kongreso, kiu aperis en la revuo La pacaktivulo (n-ro 125/1981).
Laŭ la raporto de Maria Turková, la prezidanto de la kongreso estis Freda Brown ♀, kiu estas ankaŭ prezidanto de Demokratia Virina Asocio. Ŝi bonvenigis la ĉeestantaron kaj akcentis la gravecon de la kongreso, okazanta en tempo kiam la milito denove endanĝerigas la pacon sur la terglobo.
Ses komisionoj renkontiĝis por studi la jenajn temojn: «Virinoj (inkluzive kamparaninojn) kaj laboro», «Egaleco de virinoj en la socio», «Virino kaj familio», «Virinoj por paco kaj malarmado», «Virinoj por nacia sendependeco kaj disvolviĝado» kaj «Kunlaboro de la neregistaraj organizaĵoj inter si kaj kun la sistemo de UN». Ĉiuj delegitoj anticipe ricevis materialon de la ses komisionoj, por ke ili estu bone informitaj pri la bazaj problemoj. Post tri-taga laboro la komisionoj raportis siajn konkludojn al la kongreso.
Maria Turková partoprenis la kvaran komisionon «Virinoj por paco kaj malarmado», kiu estis la plej multnombra. Pro manko de tempo oni ne povis trakti ĉiujn kontribuaĵojn, kaj ŝi kun preskaŭ 40 aliaj delegitoj devis transdoni la sian skribe.
Post la kongreso Maria Turková transdonis al la sekretario de Ĉeĥa Virina Asocio 76 rezoluciojn, subskribitajn de 2122 pacamikinoj.
— 5 —
— pàgina 6 —
[BILDO p.6] Desegnaĵo de tri virinoj en pantalonoj, ĉiu tenanta grandan rondan objekton (ĉerkon aŭ rulon) — laŭ malnova gravuraĵo-stilo.
[BILDO p.6] Ornama titolo dekstre, vertikale skribita per kaligrafiaj literoj: «Leteroj».
LETEROJ
Dum la pasinta aŭtuno la ĉiusemajna brita radio-programo «Medicino nuntempe» aŭdigis specialiston pri nova metodo kuraci la sufiĉe multnombrajn gejunulojn, kies dentoj estas tro kunpuŝitaj, do en malordaj vicoj.
Mi sendis leteron (poste laŭtlegitan en la programo) pri mia propra sperto — unu infano el tri havis tiajn dentojn. Mi proponis enketon pri la efiko de suĉado dum infaneco. La specialisto lastatempe persone skribis al mi, ke li tre interesiĝas pri mia letero, sed ĝis nun neniu volas entrepreni tian enketon — ĉu MI interesiĝas? Mi devis respondi, ke pro manko de tempo mi ne povas, tamen mi aldonis, ke eble per letero al SkE mi povas iom informiĝi pri aliaj landoj, kaj se jes, mi sendos al li interesajn respondojn.
Do, se VI interesiĝas, bonvolu skribi al mi: S-ino S.V. Sly, 200 Nevells Road, Letchworth, Herts, Britio SG6 4TZ, kaj respondu la jenajn demandojn:
- Nombro de viaj infanoj (evt. genepoj) kaj aĝoj.
- Ĝis kiu aĝo ili suĉadis — kaj ĉu mamon aŭ botelon aŭ alie?
- Kia estas la formo de iliaj dentaroj — bona vico, aŭ iom aŭ tre malbona?
- Ĉu vi povas komenti pri kutimoj de infana nutrado en via lando kaj stato de dentaroj?
— 6 —
— pàgina 7 —
Ne temas pri difektoj en la dentoj, sed pri ekzisto aŭ manko de sufiĉa spaco por la dentoj sur la makzeloj. Ni volas eltrovi, ĉu infanoj, kiuj tre june uzas ekz. kuleron por manĝi kaj ne suĉas, suferas pro tio.
Sybil Sly (sibil slaj) ♀, Britujo
FAVORE AL KULTURA DISKRIMINACIO
La artikolo de Bernard Golden en la lasta numero de SkE instigis min restarigi al mi mem demandon, kiu restis nerespondita dum la UK en Stokholmo, kiam oni pritraktis plurajn diskriminaciojn. La mutilado de inaj generiloj estas perfekta ekzemplo de tiu problemo, kvankam la problemo estas tre pli ĝenerala.
Unuflanke batalantoj por maldiskriminacio de etnaj kulturoj insiste insistas, ke oni konservu lokajn kulturojn, tradiciajn valorojn, kaj similaĵojn (inkluzive — por resti en nia ekzemplo — la sudanajn ideojn pri inoj).
Aliflanke batalantoj por maldiskriminacio en aliaj kampoj (ekzemple pri inoj) alvokas por forigo de tiuj tradiciaj valoroj kaj kulturaj specifaĵoj, kiuj ŝajnas al ni rekte diskriminaciaj (kaj generil-mutilado sendube estas diskriminacia).
Kiun subteni?
Miaopinie la eŭropanoj subkomprenas ke ĉio, kio kontribuas al liberigo de la individuo, al ŝilia pli granda sendependeco, al ŝilia pli granda decidopovo, estas bona. Tio estas rezulto de nia kolektiva «historia memoro» (Kristo kaj lia kontraŭsklavismo, la franca revolucio, la angla Magna Carta, ktp.)
Pro tio ni prave rigardas kun hororo al mutilado de la korpo de individuoj pro sociaj kialoj (ritoj de transiro ĉe viroj, pli granda edziniĝeblo ĉe virinoj). Kaj, cetere, kun samkvalita, se ne samkvanta, hororo ni rigardas al alispecaj limigoj de individuaj liberecoj pro sociaj (ŝtataj, tribaj, familiaj) bezonoj.
— 7 —
— pàgina 8 —
Kvankam en unuopaj konkretaj kazoj estas malfacile eĉ por la koncernatoj mem kompreni la ĝustan limon inter individua libero kaj inter-individua solidaro, mi emas intuicie respondi ke ni, la eŭropanoj, estas sur la ĝusta vojo, kaj, do, ni devas rifuzi ĉiujn aspektojn de niaj kaj aliaj kulturoj, kiuj ne kongruas kun individua evoluo. Tio estas por ni pli grava ol konservado de lokaj kulturoj.
Por ke ne estu miskomprenoj, mi aldonu ke miaopinie la priparolata individua evoluo devas nepre halti, kiam ĝi utilas por malebligi same liberan evoluon de aliaj individuoj (tio ofte okazas en ekonomiaj aferoj). Ŝajnas al mi, tamen, ke nemutilitaj inaj generiloj neniel minacus alies liberon en Sudano.
Renato Corsetti (korseti) ♂, Italujo
Verŝajne ne ĉiuj legantoj rekonos la ‘politikan kaj kulturan revuon’ aluditan en la sekvonta letero. Do, je la risko detrui la stilon de la verkinto, ni klarigas, ke temas pri La Kancerkliniko. Tiu revuo estas unu el la plej viglaj kaj malkonvenciaj en la Esperanto-merkato, sed tamen … ĝia avangardeco bedaŭrinde ne etendiĝas al la aktuala vidpunkto de la virina movado. Multaj el ĝiaj bildstrioj kaj fotoj ankoraŭ vidas en la virina korpo nur objekton por distri aliajn.
Pro la bildstrio priskribita en ĉi tiu letero, Roland Schnell [ŝnel] rifuzis pluagi kiel peranto de La Kancerkliniko.
NIA KVARONJARA SEKSISMO
Konata estas esperantolingva «politika kaj kultura revuo» sed por mi evidentiĝis kiuspecaj estas ĝiaj politiko kaj kulturo. Troviĝas en n-ro 19 sur la paĝoj 4 kaj 5 bildstrio, kies konciza enhavo estas: Virino senvestiĝas pro varmego en trajno. Venas kontrolisto, kiu fikas ŝin, kiam ŝi turnis la dorson al li. Ekvekiĝas dua, dormanta viro kaj kunfikas. «Ŝerca» esenco: Kiam la dua viro alparolas la virinon, ŝi diras: «Mi ne ŝatas paroli kun nekonatuloj».
— 8 —
— pàgina 9 —
[BILDO p.9] Du desegnitaj kadroj de bildstrio, kun manskribitaj tekstobobeloj apenaŭ legeblaj. Maldekstre: du viroj sidas kaj konversacias dum tria viro staras spine al la spektanto; la bobelo tekstas proksimume «[nelegebla] mi [nelegebla] ne [nelegebla] de mi doms kontroli, an kuŝi la [nelegebla] vojaĝanta[?] iĝu!» Dekstre: viro kun kravato sidas kaj parolas al virino en bluzo kaj jupo, sidanta kun krucitaj kruroj; ŝia bobelo estas same nelegebla.
Malgraŭ la ebla kvalito de la desegnaĵoj, la nivelo de la rakonto estas de pornografia magazino. Kaj plia rakonto en la sama numero, kie anglo malŝatas Parizon pro malagrabla renkonto kun putino, nuligas la eblan aserton, ke la nivelo estus hazarda.
Ĝenerale en la menciita «politika kaj kultura revuo» virinoj aperas en formo de putinoj, kiuj postulas monon, pli preferinde kiel nepagendaj, sed ĉiam pretaj, objektoj de vira libido. La bela formo de ina korpo logas la viron kaj la virino tuj akceptas fiki. Tielmaniere funkcias ĉiuj pornografiaj filmoj, kie la virinoj orgasmas, kiam la viro ŝprucigas sian spermon, kaj kie virinoj tuj pretas akcepti penison, kiam viro ĝin montras aŭ tuŝas ŝian vulvon.
Tiel estas la pensmaniero en viraj rondoj. Estas rimarkinde, ke la priskribo de seksaj rilatoj en tiu «politika kaj kultura revuo» ĝenerale okazas laŭ la citita skemo. Mirinde, ke la redaktoroj, kiuj sin ĉiam prezentas plej progresemaj, ne konscias pri la realeco: Laŭ mia sperto, por virinoj ne estas plej altvalore senti la froton de peniso en la vagino – tamen ili povas havi pozitivan rilaton al seksumado kaj eĉ fikado. Virinoj preferas profundan animan interligon, longtempan karesadon kaj kisadon, kies kulmino povas esti fikado. Mi havas la imagon, ke ofte virinoj konsentas fiki por ne perdi viron. Plena kontentigo bone eblas por virinoj (kaj ankaŭ por viroj) sen meti la penison en la vaginon.
La rapida elŝpruco, kiun la viroj povas havi kun putinoj, ne estas kontentiga por virinoj. Tial rakontoj kaj desegnaĵoj, kiuj daŭrigas la mensogon, ke tio plaĉus al virinoj, nur
– 9 –
— pàgina 10 —
instruas al viroj perforti virinojn. Virinoj, kiuj akceptas tion, estas kompatindaj, ĉar ili eventuale neniam ekkonis pli bone.
Por eviti miskomprenojn: Mi ne estas puritano, mi ne malakceptas la priskribon de seksumado en vortoj aŭ bildoj. Mi nur forte kontraŭas la daŭran degradon de virinoj kiel objekto de vira volupto, pro kio ekzemple konata kvaronjara «politika kaj kultura» revuo iĝas pornografia magazino por intelektuloj.
Roland Schnell ♂, FR Germanujo
Mi haltis ĉe la artikolo «Ĉu ĉesigi la diskuton?» (SkE n-ro 5) kaj en ĝi ĉe la parto «fakte la diferenco inter edzino kaj fraŭlino estas tre granda kaj grava, socie, ekonomie kaj psikologie.»… Ĉu inter edzo kaj fraŭlo ne estas sama diferenco? Kaj tamen sufiĉas «sinjoro». Kiel aspektas la diferenco, laŭ kiu oni sur strato ekscias, kiu estas sinjorino kaj kiu fraŭlino? Pli facile oni ekscias, ĉu la ino travivis ĵus ion agrablan aŭ malagrablan. Estas tre junaj novedzinoj, kiuj sentas ofendon, kiam oni ilin nomas fraŭlino kaj estas ankaŭ maljunaj fraŭlinoj, kiuj same la titolon ne ŝatas.
Grava la titolo estis eble iam, kiam virinoj intense serĉis edziniĝeblecon. Nun en tempo de relativa egalrajteco tio bezonata ne estas. Se temus pri la edziniĝebleco serĉata, kiel oni titolus junan vidvinon aŭ eksedzinon?
Senedza virino eble povas havi avantaĝojn impostajn en salajro, sed tion oni ordigas alimaniere, ne per la titolo «fraŭlino». Kiam mi volis forigi miajn malavantaĝojn de edzino, restinte post la milito sola kun du infanoj, mi devis postuli, ke oni mian perdiĝintan edzon proklamu kiel mortintan. Neniel influis tion la fakto, ke oni min plu titolis «sinjorino». Psiĥologie la titolo «fraŭlino» povas influi pli ofte malbone.
La tuta artikolo estas eminenta, «hoketo» estas nur en tio, ke konsento signifas cedon de unu flanko.
Marie Bartovská ♀, Ĉeĥoslovakujo
– 10 –
— pàgina 11 —
KVA
Dua semajnfina renkontiĝo
Laŭ unu vidpunkto, iom malpli da virinoj ol pasintjare partoprenis la renkontiĝon de KVA, kiu okazis en Hamburgo, FR Germanujo, de la 5a ĝis la 7a de marto. Pasintjare, en Rotterdam, ĉeestis dek tri; ĉi-foje estis dek. Krome, nur kvar el la virinoj vojaĝis el aliaj landoj (Belgujo, Italujo, Nederlando kaj Svedujo), dum la ceteraj venis el FRG mem.
Sed laŭ alia vidpunkto, pli da virinoj povis kontribui ol pasintjare kaj el pli da landoj. Tio eblis, ĉar antaŭ la kunsido KVA kontaktis ĉiujn virinojn en sia reto de kunlaborantoj por inviti ilin skribi siajn opiniojn pri la demandoj traktataj dum la renkontiĝo. Sufiĉe multaj detale respondis, kaj ni aperigas kelkajn el la pli interesaj leteroj en la sekvontaj paĝoj.
Ĝenerale la etoso en la dua kunsido estis pli sobra ol dum la unua. Tio ne estas surpriza, ĉar ne plu temis pri entuziasmigaj novaj ideoj por la estonteco sed pri serioza taksado de laboro jam farata. Ni eĉ rerigardis la protokolon de la pasintjara renkontiĝo, por malkovri kiom ni efektive realigis, kaj kiom da proponoj restis nur kiel belaj revoj. Kaj kion ni trovis dum ĉi tiu iom masoĥisma ekzerco? Kelkaj aferoj funkciis tre bone: ekzemple KVA ja starigis la reton de kunlaborantoj, kvankam restas ankoraŭ kelkaj kontaktendaj virinoj; efektive aperos la planita libreto pri verkado de artikoloj – ĝi estas presata sed malfruas pro teknikaj problemoj. Aliaj aferoj okazetis aŭ estas traktataj, ekzemple kontaktoj kun aliaj virinaj asocioj, analizado de Esperanto–kursoj por malhelpi aperigon de seksismaj stereotipoj ktp., organizado de kurso pri virinaj studoj. Kelkaj tute ne okazis: esplorado de la kotizosistemo ĉe landaj asocioj, sendado de artikoloj pri virinoj al Esperanto-revuoj. Ĉar tiuj estas gravaj, ni decidis tamen ne rezigni pri ili.
– 11 –
— pàgina 12 —
KION ILI RAPORTIS AL NI
pri sia agado
– Fondiĝis nova virina grupo kun 16 membroj, VEJGA, kiu estas virina sekcio de Germana Esperanto-Junularo. La prezidanto estas Uschi Felhölter (uŝi felheltr) kaj la sekretario Barbara Brandenburg. La adreso: Töpferstr. 20, D-4500 Osnabrück, FR Germanujo.
– Märtha Andréasson (Svedujo) ricevis stipendion de 2000 sv. kr. por studi la situacion de brazilaj virinoj dum sia vizito al la Universala Kongreso en Brazilo. Dum la kongreso ŝi faris intervjuojn kaj skribajn demandojn.
KION ILI SKRIBIS AL NI
pri sia agado
– «Ricevitaj de vi materialoj – SkE kaj tradukita ĉapitro el libro pri sekso kaj komunikado – jam rondiras en la respubliko. En Tallinn ni konstante trastudas la alvenintajn materialojn, elektas temojn kaj artikolojn, kiuj niajn virinojn interesas, retajpas ilin kaj organizas diskutojn de esperantistinoj; ĝis nun tio okazadis pli-malpli hazarde, sed ekde decembro du esperantistinoj en Tallinn konsentis respondeci pri la afero. Dum la jarkunveno de la Estona Filio de ASE, kiun partoprenis pli ol 200 personoj, mi parolis pri la problemoj de virina agado, kaj ni interkonsentis, ke la samajn materialojn ni transsendos laŭvice al aliaj Esperanto-kluboj, kie troviĝas interesemuloj pri aparta virina laboro.
Almenaŭ duono de klubanoj ĉie estas virinoj kaj specialan problemon de virina pasiveco ni ne sentas. Ili partoprenas ĉiutagan laboron en kluboj, diversaj fakrondoj kaj sekcioj. Kiam mi parolis pri la intenco de KVA prepari konsilojn pri verkado de artikoloj kaj publika parolado, tamen multaj interesiĝis pri la ebleco konatiĝi kun tia materialo.»
Lembe Laanest ♀, Estonujo
– 12 –
— pàgina 13 —
Alia grava temo de la kunsido estis la agado dum la kongreso. Estis klare, ke ne ĉio glate funkciis dum la UK en Brasília, kiel vi jam legis en SkE n-ro 8. Kvankam ĉiuj opinias, ke estas interese okazigi kurson pri publika parolado, ni vidis, ke ne eblas serioze fari tion en la kadro de kongreso. Necesas pli malgranda aranĝo kun pli da tempo, kie la homoj povas konatiĝi inter si. Do, ni provos organizi tian aran-
KION ILI SKRIBIS AL NI
pri la kongreso
— «Laŭ mia konkludo KVA ne povas labori je rutina maniero, kiam temas pri nekonata lando. Tio klare montriĝis en Brazilo. Eble en Belgio la kutimoj jam estas konataj, sed en Kanado verŝajne la afero devus esti esplorata antaŭ la UK. La klarigojn de la lokaj organizantoj oni obeu.» …
«Laŭ mia observo la virinoj ne parolas, ĉar mankas al ili opinio kaj la neatenditaj temoj eble ne plaĉas al ili. Kiu ajn havas opinion kaj scias, kion ŝi volas diri, parolas kun aŭ sen viroj en la salono … Nepre la virinoj amikiĝu inter si.»
Maria Almada ♀, Brazilo
— «Se vi proponas malfacilajn temojn por diskuti, la timema virino devas venki du malhelpojn: la timon paroli publike kaj la malfacilon trovi ion vere dirindan pri la temo. Prefere paroligu per tiaj temoj: ‘Miaj spertoj kiel virino’, ‘Ĉu oni same eduku filojn kaj filinojn?’, ankaŭ eble ‘Virinoj en mialanda Esperanto-movado’. Tiel oni ankaŭ pli persone interkonatiĝos.»
Sybil Sly (sibil slaj) ♀, Britujo
— «Por eviti ‘susuradon’ kaj kuraĝigi virinojn paroli publike, oni bezonas pli da tempo ol unu aŭ eĉ du kunsidojn, des pli ke temas pri internacia grupo kun diversspecaj virinoj. Ankaŭ bona kono de Esperanto ludas gravan rolon.»
Mila van der Horst-Kolińska ♀, Nederlando
— 13 —
— pàgina 14 —
ĝon tute aparte. Dum la UK en Antwerpen denove estos prelego pri publika parolado, kaj poste ni simple invitos reprezentantojn de diversaj landoj veni al la podio por respondi demandojn.
Estis pluraj sugestoj por plua laboro de KVA dum la venonta jaro. Ĉefe temis pri esploroj: pri la situacio de virinoj en diversaj landoj, pri la historio de virinoj en la Esperanto-movado kaj pri la naciaj kutimoj festi Internacian
daŭrigo p. 19
KION ILI SKRIBIS AL NI
pri virinoj en la Esperanto-movado
— «Antaŭ dek jaroj, kiam mi eniris la Esperanto-movadon, mi rimarkis, ke ne multaj virinoj partoprenas en movadaj aferoj kaj ke tiuj, kiuj fakte aktivas, estas plejparte pliaĝuloj. Mi tiam miris: kial? Ĉu virinoj ne havas kontribuojn al movadaj aferoj? Ĉu ili preferas apogi sin sur la ŝultroj de la viroj? Ĉu ili nur aprobas decidojn faritajn de viroj?
Certe ili ne nur sidis kaj aplaŭdis. Mi observis, ke ili laboras tiel forte kiel la viroj, kaj en la lokaj kluboj kaj en naciaj kongresoj. Sed ili verŝajne preferis resti en la fono, ne ĉe la podio, kie estas farataj la gravaj decidoj.» …
«Feliĉe, la bildo pri virina aktiveco en la Esperanto-movado ne estas tute nigra. En la lastaj kelkaj jaroj mi rimarkas ŝanĝojn. Mi pli ofte vidas virinojn, kiuj ne kontentas sidi flanke de la kernaj aferoj. Verŝajne tio okazas pro mondaj transformiĝoj en la roloj de virinoj.
Nuntempe la estraro de Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko nombras du virinojn inter 13 membroj entute. La vicprezidanto de ELNA ĉi-jare estas virino, kiel en kelkaj pasintaj jaroj. ELNA ĵus starigis komitaton por virinaj aferoj. Tiu komitato intencas kunlabori kun tiu, kiu okupiĝas pri junularaj aferoj, kun la dua celo allogi gejunulojn, precipe junulinojn.»
Ellie Stein (eli stajn) ⚥[?], Usono
— 14 —
— pàgina 15 —
Antaŭen kaj…
ANALFABETECO
En la tuta mondo, triono de la viroj (33%) estas analfabetoj, sed preskaŭ duono de la virinoj ricevas neniun klerigon. Eŭropo: viroj 4%, virinoj 7%; Suda Ameriko: viroj 24%, virinoj 30%; Azio: viroj 44%, virinoj 66%; Afriko: viroj 67%, virinoj 85%. La plej granda proporcio de analfabetoj estas en Afriko. Tamen en Azio, kie la nivelo de nelegokapableco estas malpli alta, la diferenco inter la du seksoj estas multe pli grava (22%).
DUA-RANGAJ LABORISTOJ
Virinoj ankoraŭ okupas duarangan pozicion en la aŭstralia laboristaro. Tion montras lastatempa raporto «Faktoj pri laborantaj virinoj» de la aŭstralia Regna Fako pri Laboro kaj Junularaj Aferoj, Virina Oficejo. Laŭ la raporto, preskaŭ duobliĝis la nombro de laborantaj virinoj dum la lastaj 14 jaroj, sed iliaj laborkondiĉoj apenaŭ ŝanĝiĝis; ili ankoraŭ gajnas malpli ol viroj kaj akceptas postenojn, kiuj postulas malpli da trejnado. La meza salajro por virino estas ankoraŭ malpli alta ol por viro, kaj adoleskulinoj formas la plej grandan grupon de senlaboruloj.
VIRINA AFERO
Ĉie, en la plej granda parto de la Tria Mondo, portado de akvo estas virina afero. En situacio, kie la plej proksima akvofonto povas troviĝi je distanco de pluraj kilometroj, tio postulas horojn da peza, dorsodetrua laboro. La akvofontoj ofte estas malpuraj; la riveroj kaj maroj povas esti poluciitaj ne nur de industrio, sed ankaŭ de lavado kaj banado.
LIBERIGITAJ LUDKARTOJ
Ĉu vi trovas la kutimajn ludokartojn seksismaj? Ne plu! En nova usona kompleto, la reĝoj, damoj kaj buboj ĉiuj havas virinan vizaĝon. Nur la «ŝercisto» ankoraŭ estas viro. Ĉe la dorsa flanko, ĉiu karto montras fruan aktivulinon, kiu
[BILDO p.15] Desegnaĵo en verda inko: fasko de ludkartoj disetenditaj kiel ventumilo, inter ili du kartoj «JOKER».
— pàgina 16 —
ojn pri virinoj ekster Britujo, precipe en la Tria Mondo. Ĝi estas verkita en klara ĉiutaga stilo, kaj provas eviti ĵurnalecajn kliŝojn. Informoj pri Outwrite estas haveblaj (en la angla) de Outwrite, Oxford House, Derbyshire Street, London E.2, Britujo.
VIRINOJ ĈE BEA
En la Centra Estraro de Bulgara Esperantista Asocio estas 23 virinoj kaj 118 viroj (do, 16% estas virinoj). La prezidanto de Bulgara Esperanto-Junularo estas virino.
ANKAŬ EN EŬROPO
Diskriminacioj kontraŭ tutaj grupoj de civitanoj ne okazas nur ĉe la alia flanko de la mondo. Ankaŭ en la centro de la centro de Eŭropo troviĝas lokoj, kie duono de la loĝantoj ne havas bazajn rajtojn. Ekzemple: en Liĥtenŝtejno, kie virinoj ankoraŭ ne rajtas voĉdoni. La reganta princo, en antaŭunelonga alparolo al la popolo, urĝigis la virajn liĥtenŝtejnanojn ke ili en okazo de estonta referendumo akceptu la proponon pri donado de la rajto voĉdoni ankaŭ al la virinoj. Ekzemple: en Appenzell-Innerrhoden (apencel-inerhodn), la malplej loĝata kantono de Svislando, kaj la sola kiu malpermesas al virinoj voĉdoni en lokaj elektoj. En aprilo la viroj voĉdonis per proporcio de kvar kontraŭ unu daŭrigi tiel.
VOĈDONRAJTO RIFUZITA
Inistoj en Kuvajto malgajnis batalon en februaro ĉi-jare. Per 27 voĉoj kontraŭ 7, la parlamentanoj rifuzis al ili la rajton voĉdoni. La konstitucio de Kuvajto rekonas la rajtojn de virinoj posedi proprietaĵon kaj labori. Ekzistas elito de intelektaj virinoj, kiuj partoprenas en la profesia vivo. La Kultura Societo de Virinoj de Kuvajto havas influon ankaŭ al la hereda princo, ŝejko Saad, kiu favoras la voĉdonrajton por virinoj. Tamen, lia filino, Anŭar El Jaber, taksas ke la tago, kiam la virinoj gajnos ĉiujn politi-
[BILDO p.16] Karikaturo: virino kun grandaj haroj kaj mansako forpaŝas de viro, kiu sidas sur skatolo surskribita «NEWS! THE TRUE STORY». La teksto super la desegnaĵo: «MI PREFERUS LEGI TE-SAKETON.» Subskribo flanke: Cath Jackson.
… malantaŭen
— 17 —
— pàgina 17 —
Antaŭen kaj…
tenas afiŝon kun la vortoj: «La voĉdon-rajto por virinoj».
ĈU LA UNUA HOMO ESTIS HOMINO?
150 kilometrojn for de Adisabebo, Etiopujo, antropologoj malkovris la skeleton de «Lucy» (lusi), knabino vivinta antaŭ 3 milionoj da jaroj. La malkovrinto, Donald Johanson ♂ kaj aliaj antropologoj evoluigas lastatempe teoriojn, surbaze de kiu la unua «homo», tiu, kiu unue faris la evolu-salton de simio al pli kompleksa estaĵo (marŝanta sur du piedoj kaj kolektanta fruktojn per la manoj), estis virino. Ili, kaj precipe la usona antropologino Nancy Makepeace Tanner (nansi mejkpis tanr), argumentas ke virinoj, kiuj havis la taskon nutri bebojn, estis la unuaj, kiuj staris por pluki fruktojn en la afrika savano. En tiu sama periodo virinoj ludis gravan rolon por la protekto de nia specio, ĉar ili elektis kiel kungenerantojn nur la plej inteligentajn virojn: tiujn, kiuj per fruktoplukado kapablis helpi ilin pri bebonutrado.
GAZETO POR VIRINOJ
Je la 8a de marto (Internacia Virina Tago) aperis la unua numero de la unua nacia gazeto por virinoj en Britujo. La gazeto, kiu nomiĝas Outwrite (aŭtrajt: ĝia titolo baziĝas sur vortludo inter la ideoj «El-skribi» kaj «Rekte, sincere»), esperas finfine aperi semajne. Provizore, tamen, ĝi aperas monate. Outwrite enhavas multajn novaĵ-
[BILDO p.17] Bildostrio en du kadroj, vertikale titolita «MAGENTA» ĉe la maldekstra rando. En la unua kadro viro kun gazetkesto surskribita «NEWS! THE TRUE STORY!» krias «GAZETOJ! HA!» al virino kun krucitaj brakoj; en la dua kadro la sama viro, apud kesto surskribita «NEWS THE TRUE STORY», diras «DE VIROJ, POR VIROJ, PRI VIROJ.» Videblas la komenco de tria kadro ĉe la dekstra rando.
Ĉi tiu bildostrio aperis en la unua numero de la brita virina gazeto Outwrite. «Magenta» (maĝenta) estas fantazia virina nomo.
— 16 —
— pàgina 18 —
kajn rajtojn, estas ankoraŭ sufiĉe malproksima.
VIRINOJ, RASO KAJ KLASO
La konata usona aktivulo kaj radikalulo, Angela Davis ♀ (anĝela dejvis), ĵus verkis erudician studon pri la historio de la virina movado en Usono: Women, Race and Class (Virinoj, raso kaj klaso; eld. Random House). Davis komencas per la nigraj sklavinoj, kiuj estis traktataj same malbone kiel la viroj. Krome, ili regule suferis pro seksa perforto. Blankaj virinoj, kiuj provis aliĝi al la kontraŭ-sklava movado, estis rifuzitaj. Ili estis devigataj formi apartajn grupojn, kaj konstatis, ke ili devas batali ne nur por la rajtoj de la sklavoj, sed samtempe por la propraj. Post la usona Civila Milito (1861–5), la blanka virina movado ne plu okupiĝis pri la rajtoj de la nigruloj. Krome, ĝiaj mezklasaj membroj ne sukcesis kompreni, ke iliaj bezonoj ne estas samaj kiel tiuj de la laboristaj virinoj. Laŭ Davis, rasismo kaj klaskonfliktoj ankoraŭ estas aspekto de la usona virina movado.
KIU ESTAS KIU
Tiu libro enhavas informojn pri la 20 000 plej gravaj homoj en Francujo – kaj laŭ la eldono de 1981, nur 3% da ili estas virinoj. Nur 45 novaj virinaj nomoj aperos en la venonta eldono.
FUTBALISTINOJ
Unuan fojon en la urbo Plovdiv (Bulgarujo) je la 10a kaj 11a de aprilo 1982, okazis futbala turniro inter virinaj teamoj. Tio montris, ke en la plej populara ludo, la virinoj povas sukcesi kiel la viroj. En la turniro partoprenis la plej fortaj virinaj teamoj de la lando: «Danubo» el la urbo Ruse, kiu unue malkovris la virinan futballudon en Bulgarujo, «Akademiano» el Sofia, «Volan» el Stara Zagora kaj «Spartak» el Pleven. Samtempe por konservativuloj okazis vira futbalmaĉo.
BRILA STUDENTO
16-jara aŭstralia lernejanino, Elizabeth Maree Gillam, ĵus gajnis stipendion por studi inĝenierarton ĉe la universitato de Kvinslando. En la ekzamenoj, ŝi ricevis 990 poentojn, kio signifas, ke ŝi troviĝas en la unua 1% de studentoj en la ŝtato. Ŝi jam ĝuis brilan lernejan karieron kaj gajnis nacian konkurson pri la franca lingvo.
Informojn provizis: ♂ Yves Bellefeuille (iv belfej), Kan.; ♀ Winsome Greenhalgh (ŭinsm grinhalĝ), Aŭstral.; ♂ Renato Corsetti (korseti), Ital.; ♀ Belka Beleva, Bulg.; ♂ Conrad Fisher (konrad fiŝr), Us.; ♀ Maria Taŝeva, Bulg.; ♀ Jean Lehane, Aŭstral.
[BILDO p.18] Nigra rektangulo kun la vorto «…malantaŭen» blanke skribita per la sama fantazia literaro kiel la titolo «Antaŭen kaj…».
— pàgina 19 —
Virinan Tagon (la 8an de marto). Krome estas plano verki konsilaron por Esperantaj redaktoroj kaj eldonejoj.
La kunveno okazis en la domo de la hamburgaj virinaj asocioj. Ĝi estis organizita de Elsbeth Bormann, kiu krome provizis bongustan bufedon en la unua vespero. En la sabata vespero ni vizitis la vere agrablan domon de Hamburga Esperanto-klubo (kie kelkaj el la partoprenantoj ankaŭ dormis dum la restado). Post la fino de la kunveno estis rondveturo tra Hamburgo, interalie al la memordomo de la koncentrejo Neuengamme (nojengame).
Ĉar estas malfacile por multaj virinoj vojaĝi eksterlanden al tiaj mallongaj kunvenoj, ni decidis estonte limigi nin al la kunveno dum la UK. Tamen, dum la planata kurso pri publika parolado, certe estos ebleco por aparta renkontiĝo de KVA.
ab
KION ILI SKRIBIS AL NI
pri la virinaj okupoj
– «Ni ne malestimu la ‘virinajn’ kapablojn pri manlaboro — trikado, brodado kaj aliaj artmetioj. Tial, kvankam KVA estu ĉefe agadgrupo por la forigo de maljustaĵoj rilate virinojn ĉiajn kaj ĉie, ĝi ankaŭ okupiĝu pri tiaj ‘familiaj’ aferoj. Tia agadgrupo donas al multaj virinoj la necesan senton de solidareco kaj kuraĝo aliri la pli akutajn problemojn.
SkE havas specialan, kvazaŭ agresan kaj certe edukan, rolon. Ĉu estas loko ankaŭ por la ‘ordinaraj’ virinaj agadoj, ekzemple interŝanĝo de ideoj pri infanprizorgado, pri manlaboraj projektoj, nutraĵoj ktp., aŭ kiel suplemento al SkE, aŭ kiel aparta revueto?»
Audrey Childs-Mee (odri ĉajldz-mi) ♀, Nederlando
Estas vere, ke revuoj pri tiaj temoj ofte estas konsiderataj bagatelaj, kompare kun tiuj, kiuj traktas pli ‘seriozajn’ aferojn. Ni eldonos specialan prihejman numeron de Ske venontjare. Pli da informoj en posta numero! ab
— 19 —
— pàgina 20 —
KION ILI SKRIBIS AL NI
pri la situacio de virinoj
– «Al tiu demando mi ne povas respondi plene, pro mia nekutima situacio (polino loĝanta en Nederlando). En ambaŭ landoj ekzistas leĝo pri egalrajteco, tamen en la praktiko ofte gravan rolon ludas la tradicio, en Nederlando pli ol en Pollando. Mi mem dum mia tuta vivo ne spertis iun ajn diskriminacion, do por mi ĝi ne havas tiel grandan signifon. Tamen generale ĝi estas grava, kaj pro tio mi aktive apogas la agadon de KVA. Samon mi povas diri pri la Esperanto-movado, kvankam en okcidentaj landoj mi rimarkis, ke la virinoj ludas tiel nomatan duarangan rolon. Sed tio ofte ankaŭ dependas de la virinoj mem.»
Mila van der Horst-Kolińska, Nederlando
– «Fakte oni jam agnoskas en Britio, ke virinoj egalas al viroj, kaj devas havi samajn aŭ egalajn rajtojn kaj eblecojn. Kio koncernas nin nun estas la plenumo de la egaleco, ekzemple junulinoj devas celi al pli prestiĝaj laboroj, ankaŭ plifortigi sian voĉon en politikaj partioj k.s.
Restas iom por fari pri la leĝoj. Unu kvazaŭ simbola propono nun antaŭ la parlamento estas, ke se la infano de la princo estos filino, ŝi havu la saman rajton heredi la tronon kiel filo.
Do, multaj el ni britaj esperantistinoj pli emas uzi niajn talentojn ol prediki pri la egaleco de virinoj. Ni ja havas prezidantinon de nia Asocio – la tria, mi kredas – kaj diversaj aliaj funkciulinoj troviĝas (ekz. honora kasistino), kvankam ankoraŭ ne sufiĉaj.»
Sybil Sly, Britujo
— pàgina 21 —
KION ILI SKRIBIS AL NI
pri la celoj de virina agado
— «Ĉe ni ĉiuj laborkapablaj virinoj laboras eksterhejme, kaj tielnomata virina agado ne ekzistas. Plibonigo de labor- kaj viv-kondiĉoj estas ŝtata afero. Ankaŭ sindikatoj okupiĝas ne nur pri laborkondiĉoj, sed krome pri ĉiuj aliaj vivosferoj, inkluzive pli efikan kaj interesan pasigon de la libera tempo. Do se oni iun specialan eventon aŭ agadon planas, temas ne nur pri virinoj, sed pri tutaj familioj, ĉar niaj laborantaj virinoj ordinare nur po kelkaj horoj tage vidas siajn familianojn. La situacio verŝajne estas principe la sama ankaŭ en aliaj socialismaj landoj.» …
«Kvankam virinoj sendube estas ĝenerale pli ŝarĝitaj pro duobla, ekster- kaj en-hejma, okupiteco, iliajn problemojn ne povas solvi iuspeca aparta virina movado, sed la ŝtato, kiu konstante ellaboras novajn leĝojn kun novaj privilegioj, pligrandigas la nombron de infanvartejoj kaj medicinaj institucioj, kaj plilarĝigas la reton de servaj entreprenoj: lavejoj, purigejoj, riparejoj ktp., por ŝpari tempon hejme. Krome povas helpi la ĝenerala edukado kaj la hejma atmosfero, ekzemple pri la divido de taskoj inter familianoj, la sinteno de edzoj ktp. Tiaj edukaj problemoj estas konstante pridiskutataj en gazetaro, radio, televido, sed tio komprenebla ne estas virina agado.»
Lembe Laanest, Estonujo
INFORMOJ
Ni bedaŭras sciigi la morton de Hella Sauerbrey el GDR, kiu estis nur en la komenco de siaj 60aj jaroj. Ŝi interesiĝis pri la virina agado kaj plurfoje kontribuis al SkE per leteroj.
Kun plezuro ni anoncas, ke unu el la redaktoroj de la japana SkE, HUKUNAGA Makiko, naskis sian unuan infanon (filinon) en novembro. Ŝi kaj la bebo ambaŭ bone fartas.
21
— pàgina 22 —
NOKTO de DONACO
La kovrilo de la korea revuo La espero (jan-feb. 1982) montras renkontiĝon de tute virina grupo «Zindalle» (azaleo). En la 22a de decembro ili aranĝis sian kvinan kunvenon kun la nomo «Nokto de donaco» en la oficejo de KEA, kiun ĉeestis 34 geesperantistoj. Dum agrabla festo kun familia etoso oni interŝanĝis donacojn: gantoj, naztukoj, sapo, tualetpapero, brodaĵoj, trikaĵoj, ornamaĵoj, libroj, globokrajonoj, kandeloj, skulptaĵoj, ŝtrumpoj, kosmetikaĵoj, ĉokolado ktp. Kvankam la honora prezidanto de la asocio, prof. Sok Ĵu-son ♀, ne povis ĉeesti, partoprenis la eksprezidanto de la plenuma komitato de KEA, Han Dok-sob ♂, kaj prezentis gratulan kukon.
[BILDO p.22] Granda grupfoto de proksimume tridek koreaj esperantistoj, plejparte virinoj kaj kelkaj infanoj, starantaj kaj sidantaj en pluraj vicoj en ĉambro; malsupre sur la foto estas surskribo «Nokto de Donaco — la 22-an de decembro 1981».
— pàgina 23 —
DU REVUOJ pri VIRINOJ
Bulgarino
En la fino de la pasinta jaro aperis nova numero de tiu alloga revuo Bulgarino. Kiel jara eldonaĵo de la Komitato de Bulgaraj Virinoj, ĝi aperas ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla, franca, germana kaj portugala. Ĉar temas pri la numero de 1981, granda parto estas dediĉita al la 1300-jara jubileo de la bulgara ŝtato.
Aparte interesa estas la artikolo «Iuj karakterizaj trajtoj de la bulgara familio». Ĝi diskutas la rilaton de virinoj al la hejmo kaj la laboro (estas interese ke 74% de la viroj opinias, ke la familio helpas en ilia persona evoluado, sed nur 58,8% de la virinoj trovas tion); interrilatojn en la familio; distribuadon de la hejma laboro ktp. Ĝi ankaŭ tuŝas sociajn problemojn, ekzemple la naskonombron (la problemo estas altigi, ne malaltigi, ĝin) kaj la eksgeedziĝon.
Women of China (Virinoj de Ĉinujo)
Ĉi tiu monata revuo bedaŭrinde aperas nur en la angla. Laŭ aspekto kaj enhavo ĝi similas al la bone konata periodaĵo El Popola Ĉinio; ĝi ja estas produktata de la sama eldonejo.
Por doni impreson pri ĝia enhavo, artikoloj en la decembra numero temas pri virinoj kaj laboro en Ĉinujo, fakulino pri serpento-mordo, virinaj roloj en la Beijing-opero ktp. Ankaŭ la pli ĝeneralaj artikoloj ĉiam havas la akcenton sur virinoj, ekzemple artikolo pri handikapuloj konsistas el intervjuo kun handikapita virino. Krome estas novelo, sekcio pri brodado, kaj aparte alloge ilustrita kuirrubriko.
Estas bedaŭrinde, ke ĉi tiu revuo ne aperas foje en Esperanto. Certe estus loko por almenaŭ unu numero jare. Eble ĝiaj eldonistoj povus kapti ideon de la bulgaroj?
[BILDO p.23] Desegnaĵo de azia virino kun alte kunligita hararo, kiu levas per ambaŭ manoj ornamitan skatolon super sian kapon.
– 23 –
— pàgina 24 —
La moralo de virinoj
Ĉu povus esti, ke virinoj kaj viroj sekvas malsamajn moralajn sistemojn? Mi neniam pripensis tiun eblecon, kvankam mi ja sciis, ke en dilemaj situacioj, ofte la viroj agas laŭ abstraktaj principoj, dum la virinoj estas pli influataj de personaj faktoroj, ekzemple la neceso prizorgi familion. Mi ĉiam emis supozi, ke gravaj personaj respondecoj malhelpas la virinojn klare rigardi la situacion, sed neniam pensis, ke tio povus en si mem indiki la ekziston de aparta morala sistemo. Tial mi kun granda intereso legis la jenan intervjuon en la usona inisma revuo Ms.
Carol Gillingan instruas psikologion pri la persona evoluado ĉe la usona universitato Harvard. Ŝi ĵus finverkis libron In a Different Voice (Per alia voĉo) pri la diferencoj inter viroj kaj virinoj en ilia aliro al moralaj demandoj. Dum sia laboro, ŝi ekinteresiĝis pri la moralo de virinoj, ĉar ŝi konstatis, ke kiam psikologoj ekupiĝas pri moraleco, ili kutime fokusigas sian esploradon nur al viroj. Iliaj rezultoj ne tute validas por virinoj – sed ĝis nun neniu konsideris tiun fakton signifa. En intervjuo kun la usona inisma revuo Ms. (decembro 1981), Carol Gillingan diskutis sian laboron.
En 1975 ŝi kun amikino komencis studi la manieron laŭ kiu 29 gravedaj virinoj faris la decidon, ĉu abortigi aŭ ne. Anstataŭ peti ilin solvi hipotezan moralan problemon, ŝi volis malkovri, kion ili mem vidas kiel tian. Do ŝi intence metis tre ĝeneralajn demandojn: unue, «Kiel vi gravediĝis?» kaj «Kion vi pensas pri la gravedeco ĝis nun?»
– 24 –
— pàgina 25 —
Ŝi trovis, ke por la virinoj, kiujn ŝi studis, la morala problemo ligiĝis al ilia sento pri respondeco en personaj rilatoj. Ĉar la demando, ĉu abortigi, troviĝis en tia kunteksto, ĝi akiris moralan dimension.
La virinoj ofte ligis la ideon de «bona ago» kun tiu de «sinofero». La konvencia moralo postulas, ke virinoj prizorgu aliajn, dum se ili pripensas sin mem, ili estas «egoismaj». Ofte tio rezultigis, ke ili faris precize la malon de tio, kion ili mem volis fari. Kelkaj virinoj abortigis pro la deziro de edzo aŭ amanto, kontraŭ la propra volo. Aliflanke adoleskulino kredis, ke estus egoisme abortigi, ĉar ŝi fakte volas fini siajn lernejajn studojn.
Gillingan opinias, ke tia vidpunkto nepre kaŭzas problemojn, ĉar virino, kiu subpremas siajn proprajn bezonojn favore al tiuj de aliaj homoj, nature sentas internan riproĉemon kontraŭ ili. Sed tiuj virinoj, kiuj sukcesas vidi la diferencon inter prizorgo de aliaj kaj sinofero, ne plu scias la aŭtomatan «ĝustan» solvon al la problemoj kiuj ekestas en personaj rilatoj.
Viroj, kiuj estas malpli devigataj pensi pri la bezonoj de aliaj, pli klare distingas sin mem de tiuj aliaj. Tio signifas, ke ili diskutas moralajn demandojn en rilato al tiaj konceptoj kiaj justeco, reguloj kaj rajtoj, dum virinoj traktas ilin en rilato al persona respondeco. En socia kunteksto, kie la viro havas pli da potenco, lia vidpunkto fariĝas la norma.
Ŝanĝo en la edukado de infanoj povus havi la rezulton, ke knabinoj lernus apartigi siajn bezonojn de tiuj de aliaj homoj, dum knaboj lernus vidi sin kiel pli forte ligitajn kun aliaj. Interalie, ili tiel evitus la krizon de soleco kaj izoliteco, kiun multaj «ne-ligitaj» viroj sentas, kiam ili pliaĝiĝas. Se okazos kunfandiĝo inter la vidpunktoj de virinoj kaj viroj, oni vidos ke ekzistas pli ol unu maniero solvi moralajn dilemojn.
Kiel virinoj povas akiri politikan potencon, se ilia persona moralo ĉiam igas ilin pensi unue pri prizorgado de aliaj? Gillingan opinias, ke tio estas malfacila en konkurenca, hierarkia sistemo. Aliflanke, ĉu havas sencon akiri potencon, se por fari tion oni devas rezigni pri prizorgado? «Se virinoj havas aliron al alia maniero rigardi personajn rila-
— 25 —
— pàgina 26 —
tojn, kiu temas pli pri kunlaboro, malpli pri hierarkio, en tiu kazo ili scias ion tre gravan por ĉiuj. Se ili portas tian scion en poziciojn de socia potenco, ili povus kaŭzi gravan socian ŝanĝon.»
Anna Brennan
ARĤIVO DE KVA
La arĥivo de tekstoj pri la virina demando estis starigita de KVA por provizi pretan materialon por uzo en prelegoj, artikoloj kaj simile. Informoj pri haveblaj materialoj aperas de tempo al tempo en SkE.
Nova akiro por la arĥivo de KVA estas resumo de prelego kun la titolo «Feminisma lingvouzo en planlingvoj». La prelego estis prezentita lastatempe dum seminario pri lingvoscienco en Paderborn, FR Germanujo, de d-ro Werner (verner) Bormann ♂, kies artikolo pri la komuna pronomo jam pli frue aperis en SkE (n-ro 2).
La prelego traktas seksan diskriminacion en lingvoj, precipe rilate al la pronomoj kaj la uzo de inaj sufiksoj. Ĝi rigardas la situacion en kelkaj naciaj lingvoj — la germana, la angla kaj la franca — kun interesaj ekzemploj. Poste ĝi montras kiel oni traktis la aferon en la planlingvoj Volapük, Ido, Occidental kaj Intal. Montriĝas, ke en la daŭro de la tempo, la esprimado de sekso en novaj planlingvoj fariĝis ĉiam malpli grava elemento. En tio la planlingvoj evoluis paralele kun la evoluo en la socio.
Sekvas priskribo de provoj forigi seksisman lingvouzon en Esperanto, kun konstato, ke relative malmultaj esperantistoj konsideras la problemon atentinda. D-ro Bormann komparas la indiferenton de multaj esperantistoj pri tiu demando kun la indiferento, kiun ili mem renkontas, kiam ili provas konsciigi la ceteran mondon pri lingva diskriminacio en la pli larĝa senco.
La teksto estas en la formo de detala resumo (13p.) kun indekso de la ĉefaj temoj kaj germanlingva resumo.
— 26 —
— pàgina 27 —
VIRINA APARTISMO
Claude Nourmont (klod nurmo) ♀
Luksemburgo
En iuj landoj kiel ekzemple Baratio+ kaj Suda Koreujo regas virina apartismo. En diversaj cirkonstancoj, la inoj havas propran lokon, kie viroj ne rajtas esti.
En Suda Koreujo inoj havas proprajn universitatojn por-inajn. Ili rajtas ankaŭ aliĝi al la komuna universitato (por viroj kaj inoj), sed viroj ne rajtas ĉeesti la inan universitaton. Ankaŭ en Baratio estas kelkaj kolegioj rezervitaj al inoj.
En Baratio ekzistas specialaj vagonoj por inoj — kie nur inoj kaj infanoj rajtas vojaĝi. Sed la virinoj povas, se ili deziras tion, ricevi lokon en la aliaj vagonoj. Same estas pri busoj kaj tramoj. En restoracioj ekzistas specialaj salonoj por virinoj kaj familioj; en tiu kazo, viro rajtas eniri tiun salonon nur se li akompanas virinon. Sed denove virinoj rajtas sidi en ĉiuj salonoj.
En diversaj publikaj lokoj virinoj ne bezonas vicostari: en poŝtoficejo aŭ giĉetoj de stacidomo. Tio estas sufiĉe grava en lando kie kutime la atendvicoj estas longaj. Ne en ĉiuj tiaj lokoj estas tiu ebleco, sed ĝi tamen estas ne maloftaj. La virino iras rekte al la giĉeto, kaj estas preskaŭ tuj priservata.
Mi devas diri, ke mi trovis tiun sistemon tre praktika. Tiel mi preskaŭ ĉiam ricevis liberan lokon en vagonoj, ĉar ofte restis lokoj nur en la por-inaj kupeoj. Mi ne bezonis en diversaj okazoj vicostari. Ekzemple el Madras mi volis sendi telegramon en dimanĉo. Estis jam kvindeko da viroj, kiuj atendis sian vicon, kaj ne konante mian privilegion ankaŭ mi pacience ekvicostaris; sed tiam oni klarigis al mi, ke mi povas iri rekte al la giĉeto. Tie mi efektive povis
+ Baratio: Nova nomo en Esperanto por Hinda Unio.
— 27 —
— pàgina 28 —
tuj transdoni mian telegramon. Sed mi min demandis kial la hindaj viroj ne sendas sian edzinon aŭ filinon por plenumi tiajn taskojn. Ne necesas klarigi ke, en mia kazo, kiam mi vojaĝis kun mia edzo, estis mi kiu aĉetis la biletojn.
Fine la sistemo estas diskriminacia al viroj, kaj ne al virinoj. Virinoj ja rajtas ĉien iri, en lokojn kie ili estas inter si aŭ en lokojn kie ili estas kun viroj, laŭ propra bontrovo; viroj ne.
Tamen tiuj faktaj privilegioj respegulas apartisman sintenon al la ino. Ŝajnas ke oni devas protekti ŝin, ŝirmi ŝin kontraŭ la «agresoj» de la ekstera mondo. Ŝi devas esti dorlotata, ĉar malpli forta ol la viro. Simile estas pri la okcidenteŭropaj kutimoj peti la inon unue eniri, doni al ŝi sian seĝon en aŭtobuso, ktp.
Kaj pli profunde oni ricevas la impreson, ke fizika kontakto de virino kun viro — ĉefe en publikaj lokoj — estas en si mem malbona kaj laŭeble evitinda. Nur escepte en Baratio vi vidas gejunulojn manenmane, dum estas tute banale ke junuloj tenas sin per la mano (kio ĉe ni aspektus gejeca++, sed ne tie).
Ĉu do tiuj «privilegioj», kiuj fontas el la tradicia rolo de la ino en la koncerna socio, ne estas fine ŝirmiloj por ke ŝi ne partoprenu la realan vivon?
++Geja: Samseksama.
[REKLAMO p.28] MONIKOMERCA ELDONEJO ESPERANTISTA anoncas la eldonon de LA GEKNABOJ DE KASTELO GREZIJONO, lego- kaj instru-libro por infanoj, verkita de Audrey C.E. Childs-Mee. Prezo: 1 ekz: 11,65 gld. · 10 ekz: 65,05 gld. · 2 ekz: 20,40 gld. · 20 ekz: 126,55 gld. Prezoj por aliaj kvantoj laŭ interkonsento. En kazoj de mendo kontraŭ fakturo, aldoniĝas la sumo de 3,00 gld.
— 28 —
— pàgina 29 —
Virinoj kiuj konstruis Bulgarujon
[BILDO p.29] Grafikaĵo (lignogravuro-stila) de virina vizaĝo kun kaptuko, en nigra-blanka kontrasto.
Belka Beleva ♀ Bulgarujo
En la homa historio ekzistas eventoj kaj datrevenoj, kiuj trairas naciajn limojn kaj transformiĝas en apogpunktojn por la proksimeco kaj la gefrateco de la popoloj.
Tiu humana tendenco en la internacia vivo hodiaŭ estas realigita ankaŭ per la celebrado de la 1300-jariĝo de Bulgario.
Situante en unu el la plej neŭralgiaj punktoj de la planedo, Bulgario estiĝis centro de multjaraj civilizacioj kaj kulturoj, de senĉesa nombrovariado de loĝantaro kaj reciprokaj influoj, konfirmante la vivon kaj la evoluon de la homaro.
Fondita en la jaro 681 de Ĥano Asparuĥ, kreita per glavo kaj plumo, per ŝtateca sagaco kaj popola heroeco, la bulgara ŝtato gardis tra la jarcentoj animajn virtojn kaj senliman laboremon, kiuj formas nian popolon kiel historian komunumon kun sia propra karaktero…
Kaj dum la hodiaŭaj tagoj Bulgario estas ŝtato, estas lando, kiu pace konstruas sian novan socian vivon. Ni ne forgesas la nomojn de centoj da senmortaj antaŭuloj – gardistoj de libero, de klereco, de kulturo.
En nia heroa historio brilas la figuro de konataj kaj sennomaj bulgaraj virinoj. Ĝuste la virino gardis la varmecon de la familia hejmo; dum longaj vintraj noktoj ŝi kantis niajn belegajn malĝojajn popolajn kantojn, kiuj nun flugas sur la mondaj scenejoj. Kun fabeloj pri bravuloj-beluloj ŝi luletis siajn infanojn. Ĉe lumo de kandeloj ŝi brodis artajn edziĝkostumojn, kiuj hodiaŭ mirigas nin per sia kolora majstreco.
– 29 –
— pàgina 30 —
Multaj patrinoj staris kiel ŝtonaj monumentoj kaj atendis la revenon de siaj gefiloj, kiuj perdis sian junan vivon por nia libereco. Junulino brodis sur la verda flago de la aprila ribelo en 1876 la vortojn «Morto aŭ libero» kaj sur ĉevalo flirtigis ĝin antaŭ la batalantoj.
La tradicio daŭras hodiaŭ. Sur la plej grandaj [operaj] scenejoj sonas la voĉoj de bulgaraj kantistinoj – Rajna Kbaivanska[?], Anna Tomova-Sintova, Gena Dimitrova. En la plej grandaj koncertaj salonoj regas la violona majstreco de Stojka Milanova. Antaŭ publiko da miloj niaj knabinoj graciozе prezentas popolajn dancojn kaj ebligas nin ĝui la belecon de la avinaj kostumoj kaj brodaĵoj.
Bulgario donis sian parton por monda kulturo. Pro tio en pli ol 70 landoj en la mondo oni organizis komitatojn por celebrado de tiu jubileo. Ili estas sub la patroneco de ŝtataj kaj registaraj gvidantoj, de konataj politikaj kaj sociaj agantoj, sciencistoj kaj artistoj.
Ni, la bulgaraj esperantistoj, partoprenas aktive en kaj ekster la lando tiun grandan nacian feston.
Noto: La jubileo de Bulgario fakte okazis en 1981. Bedaŭrinde ni ricevis ĉi tiun artikolon tro malfrue por aperigo pasintjare. Ĉiuokaze, tio ne ŝanĝas la kontribuon de la bulgaraj virinoj al la historio de sia lando. ab
KAMPANJO PRI SENARMIGO
En SkE (n-ro 7) aperis artikolo pri petskribo de Kampanjo por Monda Malarmado, kiu celis kolekti milionojn da subskriboj tra la tuta mondo por prezento al speciala sesio de UN pri Malarmado.
Maria Taŝeva skribis, ke en Bulgarujo esperantistinoj kolektis multegajn subskribojn. Eĉ unu maljuna esperantistino – Nadja Ĉiplakova el Sofia – sola kolektis 17 000 subskribojn. Ĉiuj Esperanto-societoj kune kolektis 49 858 subskribojn.
– 30 –
— pàgina 31 —
Internacia Asocio de Kamparaninoj kaj Hejmprizorgantinoj
Audrey Childs-Mee, Nederlando
La internacia organizaĵo «Associated Country Women of the World» (Asocio de Kamparaninoj Tutmondaj) estas fondita de anglino, S-ino A. Watt, por ligi la multajn diversajn naciajn asociojn por kamparaninoj. Ĝia Centra Oficejo estas en Londono, Britio. La nuna prezidanto estas nederlandanino, kaj inter la ok Regionaj Vic-Prezidantoj estas unu pakistananino kaj unu malajzianino. La organo de la Asocio, la revuo The Countrywoman (La kamparanino), estas eldonata en la angla lingvo.
La celoj de ACWW estas, mallonge, starigo kaj subteno de internacia amikeco kaj interkompreniĝo, kaj la plialtigo de la vivniveloj de ĉiuj kamparaninoj kaj hejmprizorgantinoj en la mondo. Kiel Ne-Registara Organizaĵo ĝi estas en konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, ĉe kies kunvenoj ĝi prezentas la virinan starpunkton rilate al internaciaj aferoj.
La organiza strukturo de la Asocio estas demokrata: la membroj (pli ol 8 000 000 en pli ol 60 landoj), aŭ per persona partopreno aŭ pere de elektitaj reprezentantoj ĉe la trijaraj kongresoj, decidas la politikon kaj regas la agadon de la Asocio.
La ĉefa rolo de la internacia organizaĵo estas kunordigi kaj subteni la agadojn de regionaj kaj naciaj asocioj. En tiu tasko iliaj perantoj estas la Regionaj Vic-Prezidantoj, kiuj respondecas ĉiuj pri po unu el la ok regionoj de Kanado ĝis la Suda Pacifiko. Gravaj eroj de la taskaro de ĉi tiuj RVP-oj estas viziti lokajn grupojn kaj starigi regionajn kongresojn kaj seminariojn. Elektitaj esti Regionaj Vic-Prezidantoj estas kutime virinoj jam aktivaj en sialandaj sociaj aferoj ankaŭ ekster pure virina tereno.
– 31 –
— pàgina 32 —
La moralo de virinoj
Ĉu povus esti, ke virinoj kaj viroj sekvas malsamajn moralajn sistemojn? Mi neniam pripensis tiun eblecon, kvankam mi ja sciis, ke en dilemaj situacioj, ofte la viroj agas laŭ abstraktaj principoj, dum la virinoj estas pli influataj de personaj faktoroj, ekzemple la neceso prizorgi familion. Mi ĉiam emis supozi, ke gravaj personaj respondecoj malhelpas la virinojn klare rigardi la situacion, sed neniam pensis, ke tio povus en si mem indiki la ekziston de aparta morala sistemo. Tial mi kun granda intereso legis la jenan intervjuon en la usona inisma revuo Ms.
Carol Gillingan instruas psikologion pri la persona evoluado ĉe la usona universitato Harvard. Ŝi ĵus finverkis libron In a Different Voice (Per alia voĉo) pri la diferencoj inter viroj kaj virinoj en ilia aliro al moralaj demandoj. Dum sia laboro, ŝi ekinteresiĝis pri la moralo de virinoj, ĉar ŝi konstatis, ke kiam psikologoj okupiĝas pri moraleco, ili kutime fokusigas sian esploradon nur al viroj. Iliaj rezultoj ne tute validas por virinoj – sed ĝis nun neniu konsideris tiun fakton signifa. En intervjuo kun la usona inisma revuo Ms. (decembro 1981), Carol Gillingan diskutis sian laboron.
En 1975 ŝi kun amikino komencis studi la manieron laŭ kiu 29 gravedaj virinoj faris la decidon, ĉu abortigi aŭ ne. Anstataŭ peti ilin solvi hipotezan moralan problemon, ŝi volis malkovri, kion ili mem vidas kiel tian. Do ŝi intence metis tre ĝeneralajn demandojn: unue, «Kiel vi gravediĝis?» kaj «Kion vi pensas pri la gravedeco ĝis nun?»
– 24 –
Núm. 10, juliol de 1982
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 10, juliol de 1982.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Numero 10 — Julio 1982
Sendependa novaĵletero
[BILDO p.1] Kaplinio de la bulteno: la titolo «Sekso kaj Egaleco» per grandaj nigraj literoj sur blua makulita fono.
HELPU NOVAN PROJEKTON EN JAPANUJO!
Hukunaga Makiko kaj Yamakawa Setuko estas nomoj, kiujn certe bone konas la legantoj de SkE, ĉar ili estas la du japanaj virinoj, kiuj eldonas ĝin en la japana. Ili nun havas pli ol 100 abonantojn, por kiuj la japana SkE ne estas ia esperantaĵo, sed esence japanlingva bulteno kun interesa enhavo. Ili ankaŭ estas la plej sukcesaj perantoj de la Esperanta SkE, kiu havas pli da legantoj en Japanujo ol en iu ajn alia lando.
En la lasta numero de SkE, ni informis pri la enketo farita en Esperanto de Hukunaga Makiko kaj Yamakawa Setuko por la tutlanda japana ĵurnalo Mainiti pri la vivo kaj pensoj de virinoj tra la mondo. Multaj esperantistoj kunlaboris kaj la projekto estis granda sukceso.
Nun SkE ricevis de ili sciigon pri ilia plej nova agado kun peto al la legantoj de SkE. Bonvolu disvastigi la projekton persone aŭ, prefere, per Esperantaj gazetoj en via lando. Vi povas ricevi la kompletan tekston kun pli detalaj informoj de Yamakawa Setuko. Jen ni aperigas parton de la teksto:
PROSPEKTO: Virina Movado per Esperanto — Ni Serĉas Korespond-Dezirantojn —
Nia konvinko La ĝisnuna laboro konvinkis nin, ke Esperanto havas grandan potencialon kiel efika komunikilo por internaciaj agadoj. Nun
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj): 12 ned. gld. aŭ 15 irk.
Internaciajn respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan. Poŝĝirajn pagojn sendu al ŝia nederlanda pĉk. 4412211.
Perantoj:
Internacia (prezo: 14,50 ned. guldenoj): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hoop, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Argentina: Hugo A. Lingua, Casilla de Correo 278, 2000 Rosario.
Brita (prezo: 3,00 britaj pundoj): Dermod Quirke, 18 Trouville Road, London SW4 8QL. Poŝtĉekkonto 12 463 0006.
Franca: Anne Elise Amblès, 51 rue Blanche, 75009 Paris.
Germana (prezo: 12,00 germanaj markoj): VEJGA, Töpferstrasse 20, 4500 Osnabrück.
Itala (prezo: 5600 liroj): Anna Brennan, Via delle Cave 82C, 00181 Roma. (Nur por italaj abonantoj: aliaj prefere pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, aŭ al nacia peranto).
Japana (prezo: 1500 enoj): Hukunaga Makiko, p/a Motida 2-A, Saginuma 1-10-5, Takatu-ku, Kawasaki-si, 213. Poŝta ĝirokonto 0-99911, Tôkyô.
Nederlanda (prezo: 12,00 guldenoj): Anna Brennan. Nederlanda poŝtĉekkonto 4412211.
Norvega (prezo: 12,00 norvegaj kronoj): Margrete Landmark, Torødveien 109, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Novzelanda: J. T. Allan, 12 Lonsdale Crescent, Wellington 3.
Sveda (prezo: 25,00 svedaj kronoj): Märtha Andréasson, 2265 Tolsered, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4880.
Usona (prezo: 6,50 us. dolaroj): Charles Power, 1014 Weymouth Avenue, San Pedro, CA 90732.
Redaktoro:
Anna Brennan Via Collazia 21 00183 Roma, Italio
Kunlaborantoj en ĉi tiu numero:
Renato Corsetti Marcella Fasani Brian Holser Dermod Quirke
Presis kaj ekspedis: Strangled Vole Press en London. Presita en la Eŭropa Komunumo.
— pàgina 3 —
ni intencas plene utiligi Esperanton por plue disvolvi la virinan movadon internacie.
Novaj agadoj Kiel la unua paŝo, ni okazigos Esperanto-kursojn por japanaj virinoj, kiuj volus partopreni en nia internacia virina agado. La unua kurso komenciĝos en ĉi tiu oktobro. En la kurso ni ne uzos regulan sekan lernolibron sed materialon, kiun ni mem faris surbaze de unu el la leteroj/respondoj al la enketo por Mainiti. La kursaninoj jam de la komenco konatiĝos kun reala internacia komunikado. Je la fino de la kurso, ili mem komencos korespondi kun alilandaj virinoj. Tiel, ni esperas, naskiĝos novaj membroj de nia per-Esperanta virina movado.
Nia peto Por la kurso kaj posta praktikado, nun ni serĉas virinojn, kiuj dezirus korespondi kun japanaj virinoj en Esperanto pri virinaj problemoj. Ni do petas vin trovi kaj informi al ni korespond-dezirantojn en via lando. Ni dankus vin tre multe, se vi sendus al ni iliajn nomojn kaj adresojn kun jenaj priskriboj:
- Nacieco, aĝo, profesio, edziniĝinta aŭ ne, nombro de infanoj.
- Kio estas via lingvonivelo en Esperanto: komencanta, meza aŭ progresinta?
- Kiuj temoj pri virinaj problemoj aŭ movadoj interesas vin kaj kiajn opiniojn vi havas pri ili?
- Kun kia japanino vi volas korespondi?
Ni ŝatus ricevi viajn respondojn antaŭ la fino de oktobro. Eĉ se viaj respondoj malfruiĝos, ni uzos viajn informojn por pli postaj kursoj.
Ni kredas, ke nia projekto ankaŭ povos doni al virinoj en via lando bonan motivon aktive lerni Esperanton.
Poŝtadreso: YAMAKAWA Setuko, 1-3-4 Soka, Soka-si, Saitama-ken, 340 Japanujo.
[REKLAMO p.3] ATENTU, ke de la 1a de novembro, SkE denove havos: novan adreson. Ĝi estos: Via Collazia 21, I-00183 Roma, Italujo.
— 3 —
— pàgina 4 —
REAGOJ
[BILDO p.4] Desegnaĵo: du azenoj tiritaj en kontraŭaj direktoj, kunligitaj per ŝnuro, ĉiu staranta sur sia propra monteto.
La letero de Renato Corsetti (SkE 9, p. 7-8) allasas, eble, la iomete ekstreman interpreton, ke la Okcidento havas rajton insisti pri tio ke aliaj kulturoj akceptu okcidentajn komprenojn pri ekzemple la egala libero. Ni du rimarkas plurajn problemojn, kiuj leviĝas lige kun tio kion Renato diras. Sendube estas aliaj.
(1) Difinita ago povas ŝajni pli racia sub iuj kondiĉoj ol sub aliaj. Konsideru la ekzemplon de iuj mezepokaj hinduaj edzinoj, kiuj kunmortis kun siaj edzoj, t.e. ceremonie sin mortigis post la edza morto. Evidente, tia elekto ŝajnas barbara en socio en kiu la inoj moviĝas libere, laboras, rolas en la publika vivo, plene kleriĝas, rajtas reedziniĝi post la morto de edzo, ktp. La moderna bharata («hinda», kiel oni diris antaŭe) socio proponas ĉi tiujn alternativojn, minimume al certaj klasoj. Sed ne la mezepoka hindua socio. Tute imageblas, ke iuj tiamulinoj rigardis la socie aprobitan sinmortigo-alternativon pli bona ol la sorto+ de nedezirata, malklera, maltro nutrata vidvino en efektive fermita medio. Se eĉ ni ne kapablas vere imagi, kiaj estis la sentoj de mezepoka hinduo, ni ne komprenas, kiel Renato aŭ aliaj okcidentanoj povas esti tiel certaj, ke ili kapablas senti la sentojn de neokcidentaj kulturoj.
(2) Rimarku, tamen, ke tio, kio en nia ekzemplo ŝajnas barbara, estas la volonto de iu socio kuraĝigi inan sinmortigon. Jen komplika afero. Ĉu barbare estas, ke modernaj okcidentaj socioj kuraĝigas junajn virojn soldati en militoj kaj verŝajnigi sian morton? Se vi jesos tion (kaj sendube multaj legantoj neos), tiam, bone: estas barbare kuraĝigi ies ajn sinmortigon. Sed post tiu jeso necesos demandi: ĉu ne ankaŭ malpermesi sinmortigon, ies ajn, estas malracia formo de
+ Laŭ Probal, ĉi tiu estas «intenca malakuzativigo». Bedaŭrinde, li ne klarigas kial. La redaktoro distancigas sin. AB.
— 4 —
— pàgina 5 —
tiraneco? Pensu pri homo, kiu volas skribe antaŭpermesi, ke kuracistoj ne malhelpu ties morton ĉe senespere fina malsano, aŭ homo, kiu volas mortigi sin pro aŭtenta kaj racia senespero. Eble devus ekzisti rajto sinmortigi. Rajto estas pri io, kion oni volas. Ne ĉiu deziras la samajn aferojn. Eĉ ne en identaj cirkonstancoj. Kaj tiuj estas maloftaj fenomeno, cetere.
(3) Aliflanke, socio, kiu opinias, ke ĝi progresis pli ol alia socio, nature povas senti sin respondeca pri la progresigo de la alisocianoj, eĉ se tiuj rezistas. Sed la modernaj valoroj igas nin heziti antaŭ ol agi laŭ tiaj impulsoj. Multaj hinduoj opinias, ke en la nuna epoko estas maljusta iu komunumo, kiu permesas al viroj (sed ne al inoj) poligamii. Islamanoj permesas ĉi tion. Sed la hinduoj, kiuj ĉefas en la bharata socio, ankoraŭ ne ekpostulis, ke oni klopodu jure aŭ ŝtate trudi la monogamion al la bharataj islamanoj. La kutima opinio de la «liberalaj» hinduoj estas, ke la bharataj islamanoj rajtas decidi, kiel rapide ilia komunumo ŝanĝiĝu. Aliaj hinduoj, kiujn la liberaluloj nomas ŝovinistoj, argumentas, ke Bharato kiel moderna ŝtato devus trudi la monogamion al ĉiuj siaj ŝtatanoj anstataŭ ŝajnigi, ke tio estus religia demando. Ni trovas la demandon kompleksa. Se ĝi estas simpla, diru, kio estas la solvo?
(4) Ni dividas la sentojn de Renato pri la klitorektomio. Sed ni opinias, ke oni lasu al la koncernaj socioj marŝi laŭ siaj ritmoj. Dume, eksteruloj, kiel Renato aŭ ni, supozeble estas liberaj esprimi siajn sentojn.
Manoŝi DaŝGupto ♀ Probal Daŝgupto ♂, Barato (Hinda Unio)
Kun anticipo mi atendis komentojn pri mia artikolo priskribanta la mutiladon de inaj generiloj en Sudano (SkE 8, p. 18-24). Mi tre surpriziĝis pri la starpunkto de Renato Corsetti en lia letero «Favore al kultura diskriminacio» (SkE 9), ĉar la argumentado odoras je etnocentrismo, pli specife je eŭrocentrismo.
RC skribas: «La eŭropanoj subkomprenas ke ĉio, kio kontribuas al liberigo de la individuo … estas bona» kaj «tio estas
- 5 –
— pàgina 6 —
rezulto de nia kolektiva ‘historia memoro'». Nu, kial estas la eŭropa subkompreno kaj la kolektiva historia memoro de eŭropanoj pli alte taksendaj ol la subkompreno kaj kolektiva historia memoro de alia popolo en ties propra kultura kunteksto? Kio donas al eŭropanoj la rajton arogi al si krei hierarkion de valoroj por la homa agado? Estas vere, ke en la historio de la mondo kelkaj valorsistemoj ja fariĝis kvazaŭ universalaj mezuriloj, ne ĉar ili meritis tiun rolon, sed ĉar apogis ilin politika, ekonomia kaj armita fortoj.
Parolante kiel memnomumita reprezentanto de la eŭropanoj, RC diras: «… ni prave rigardas kun hororo al mutilado de la korpo …» Kial kun hororo? Tiu vorto estas tro emociplena kaj ne montras objektivan konsideron de la demando. Ankoraŭfoje ripetiĝas etnocentrisma esprimo: «… ni, la eŭropanoj, estas sur la ĝusta vojo …» Kiel oni scias, ke tiu estas la ĝusta vojo? Laŭ difino, ĉu ne? RC finas sian leteron per jenaj vortoj: «Ŝajnas al mi, tamen, ke nemutilitaj inaj generiloj neniel minacus alies liberon en Sudano.» Por respondi, estas necese emfazi, ke en tiel nomataj fermitaj socioj, kie superregas tradicia valorsistemo, individuo, kiu ne submetas sin al tiuj socioreligiaj normoj, restas ekster la komunumo. Li, paradokse, estas malpli libera, ĉar li ne rajtas partopreni en la plena vivo de la grupo. Plue, ankaŭ tuta familio povas suferi ne nur ridindigon sed eĉ diversgradan ostracismon pro la nekonformeco de unu el la membroj. En tiaj socioj la konformeco servas por certigi stabilecon kaj pluvivadon ne nur por unuopuloj sed por la tuta grupo. Tian situacion malfacile povas kompreni kaj akcepti membroj de la tiel nomataj malfermitaj plurkulturaj socioj, en kiuj ĉe la ekstremaĵoj de la agadspektro estas loko por preskaŭ ĉiuspeca socia deviulo.
Por reliefigi la malfacilan pozicion, kiun RC provas defendi, mi defias lin apliki sian taksadon de la demando pri generila mutilado al alispeca operacio, la cirkumcido de viroj en la kunteksto de la juda kaj islama religioj (…) Kion opinias RC pri la lanĉo de vigla kampanjo sur la paĝoj de SkE por forigi tiun diskriminacion en la juda kaj islama religioj?
Bernard Golden ♂, Hungarujo
- 6 –
— pàgina 7 —
KVA
VIRINA AGADO DUM LA KONGRESO:
Modela prelego de Belka Beleva
Modela prelego de Belka Beleva (Bulgarujo) estis la plej interesa punkto de la virinaj aranĝoj dum la Universala Kongreso en Antverpeno ĉi-jare. Ŝi venis al la kongreso aparte por prezenti tiun prelegon, kiu celis doni al esperantistinoj konsilojn pri la arto de publika parolado.
La Komisiono pri Virina Agado deziris havi prelegon pri tiu temo por helpi tiajn virinojn, kiaj havas problemojn pri parolado antaŭ publiko. Belka dividis sian tekston en du partojn: la unua temis pri prezentado de artikolo anticipe skribita, kaj la dua pri improvizita parolado, kia foje necesas kiam oni volas interveni dum kunsido. Rilate al la unua punkto ŝi parolis pri la graveco de zorga antaŭpreparado kaj ekzercado, kaj pri la surloka prezentado; necesas paroli laŭte, klare, je taŭga rapideco, kaj ĉiam teni ligon kun la aŭskultantoj. Pri la dua punkto ŝi konsilis skribi koncizajn notojn kiam oni aŭdas ion, pri kio oni poste volas interveni, tiam trakti ĉiun temon laŭ ordo kaj ne tro longe. KVA nun esploras eblecojn eldoni la tutan tekston de la prelego, eventuale en iom pli ampleksa formo.
Post la prelego, KVA deziris doni al kelkaj virinoj la eblecon mem ekzerci sin laŭ la rekomendoj de Belka. En Brazilo pasintjare oni faris tion per diskutgrupoj, sed oni konstatis, ke tiu maniero ne estas la plej taŭga kiam tempo estas limigata. Do anstataŭe tri virinoj estis invititaj al la podio por respondi demandojn pri la vivo de virinoj en siaj landoj: Neima Cardoso Adôrno (nejma kardozu adornu: Brazilo), Anne Amblès (an ablez: Francujo) kaj Gila Wandel (gila vandl: Israelo). Ĉi tiu parto de la kunveno fakte montriĝis iom ĥaosa kaj ne tro sukcesa, eble ĉar la aŭskultantoj ne estis
- 7 –
— pàgina 8 —
avertitaj antaŭprepari siajn demandojn kaj do devis improvizi. KVA ankoraŭ ne povas aserti, ke ĝi trovis la ĝustan formulon!
Belka Beleva prelegas dum la UK
[BILDO p.8] Foto de Belka Beleva staranta malantaŭ tablo, kun okulvitroj kaj helkolora bluzo, dum ŝi prelegas; sur la tablo videblas mikrofono kaj glasoj.
Pluraj virinoj plendis, ke dum tiu kunveno oni estus devinta klarigi la laboron de KVA. Ili ne sciis, ke oni jam faris ĝuste tion dum kunsido pli frue en la semajno. Tiam oni ankaŭ pli detale diskutis la celojn de la dua kunveno. Bedaŭrinde, la unua kunsido okazis tre frue en la semajno, en la sabata mateno, eĉ antaŭ la Interkona Vespero kaj la Inaŭguro. Do ne estas surprize, ke la plimulto da homoj aŭ ne konstatis, ke temas pri publika kunsido, aŭ ankoraŭ ne estis entute alvenintaj. Dum tiu kunsido, la membroj de KVA klarigis la ĝeneralajn celojn de la komisiono kaj parolis pri la laboro, kiun ĝi faris dum la jaro. Kelkaj el la ĉeestantoj raportis pri la virina agado en siaj landoj.
AB
La nombro de legantoj kreskas…
sed ne ĉiuj povas mem pagi por ricevi SkE. Multaj legantoj nun troviĝas en nepagipovaj landoj, kaj precipe plimultiĝas la nombro en aziaj landoj. Iliaj leteroj kaj kontribuaĵoj ne nur atestas ilian daŭran interesiĝon, sed grave riĉigas la enhavon de la revuo. Do, pagante vian abonon, pensu ankaŭ pri ili. Malgranda donaco helpos nin kovri la kostojn de senpaga sendado.
- 8 –
— pàgina 9 —
SVEDINO EN SUD-AMERIKO
Märtha (merta) Andréasson ♀, Svedujo
Impresoj pri la situacio de la virinoj, precipe en Brazilo: julio – aŭgusto 1981
STUDOJ FARITAJ EN BRAZILIO DUM LA ESPERANTO-KONGRESO
La materialon por la raporto mi havigis per intervjuoj kaj interparoloj kun diversaj personoj, kaj per notoj dum tiuj kunvenoj kun virinoj el diversaj landoj, kiuj estis aranĝataj dum la 66a Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Brazilo fine de julio kaj komence de aŭgusto 1981.
POSTKONGRESA RONDVOJAĜO EN SUD-AMERIKO
Post la kongreso mi partoprenis vojaĝon tra kelkaj aliaj landoj en Sud-Ameriko: Bolivio, Peruo, Ekvadoro, Kolombio kaj krome mi restis kelkajn tagojn en Rio de Janeiro.
BRAZILO ESTAS GRANDA LANDO KUN GRANDAJ DIFERENCOJ EN VIVKONDIĈOJ
Priskribi la situacion por la virino en Brazilo estas malfacile, ĉar ĝi estas tiel granda lando kun tiom da malsimilaj vivkondiĉoj. La diferencoj inter la diversaj loĝantaraj grupoj estas ankaŭ tre grandaj.
VIRINAJ ORGANIZAĴOJ PRESKAŬ NE EKZISTAS
Ankaŭ ne eblas kontakti virinajn organizaĵojn ĉar tiaj ne ekzistas. Aŭ pli ĝuste dirite, neniu deca virino apartenas al virina organizaĵo. Se ŝi faras, oni konsideras ŝin maldeca, prostituito, lesba.
JU PLI MALSUPRA SOCIE, DES PLI SUBPREMATA
Ĝenerale ŝajnas, ke la virinoj en la pli altaj sociaj tavoloj estas relative liberaj kaj ĝuas sufiĉe grandan egalecon kun la viroj. Sed ju pli malsupre sur la socia ŝtuparo la virinoj troviĝas, des pli subprematoj ili estas.
LA ELPUŜITOJ LOĜAS EN KABANOJ EN LA EKSTERAĴOJ DE LA GRANDAJ URBOJ
Kia la situacio estas por la virinoj, en la rondo de la homoj ŝajne tute elpuŝitaj de la socio, mi ne havis eblecon esplori. Iliajn loĝlokojn oni ne vizitas pro nura scivolemo. Oni vidas iliajn domaĉojn, kabanaĉojn en la eksteraĵoj de ĉiuj grandaj urboj en ĉiuj landoj, kiujn mi vizitis. Multaj el ili estas indianoj, kiuj venis
– 9 –
— pàgina 10 —
al la urboj kun la espero tie trovi laboron. Estas inter ili ankaŭ multaj nigruloj kaj miksrasuloj.
NENIA RASA DISKRIMINACIO
Oni diris je demando, ke ne ekzistas rasa diskriminacio. Sed mi nenie vidis gejunulajn parojn de malsamaj rasoj, ekzemple promenante laŭ la marbordo de Copacabana en Rio aŭ aliloke. Tiaj gejunuloj estis ordinara vidaĵo, sed ili ŝajne ĉiam estis el sama haŭtkoloro. Sed certe ekzistas miksoj kaj en grupoj oni ofte vidis gejunulojn el diversaj rasoj kune.
LA PLEJ MALRIĈAJ PARTOJ DE BRAZILO
Nordorienta kaj centrokcidenta Brazilo estas la plej malriĉaj partoj, kaj tie loĝas multaj solaj virinoj kun infanoj kaj ankaŭ multaj sengepatraj infanoj. Tie ankoraŭ vivas la tradicia rigardo al la virino.
MULTAJ VIRINOJ EGE LABORAS
Multaj virinoj ege laboras kaj endome kaj sur la kampoj dum la viroj prizorgas la brutaron. Tion rakontas virino el la regiono Goiás, 200–300 km. de la ĉefurbo Brazilio.
LA PATROJ OFTE MALAPERAS
El morala vidpunkto ne estas problemoj por needziniĝintaj patrinoj en tiu regiono, ĉar preskaŭ neniu edziniĝas laŭleĝe. Multaj eĉ ne scias kiam ili naskiĝis. Sed ekonomie estas ofte grandaj problemo. Helpon de ŝtato aŭ komunumo ili ne ricevas, kaj ofta malaperas la patroj. Kio estas infanvartejo oni eĉ ne scias.
LA PLI AĜAJ INFANOJ PRIZORGAS LA MALPLI AĜAJN
Kiam la virino laboras, la pli aĝaj infanoj prizorgas la malpli aĝajn. Ĉiuj virinoj havas multajn infanojn, ĝis 12, kaj neniu havas malpli ol 6. La speco de infanpago ne ekzistas; oni eĉ ne havas salajron sed vivas per tio kion donas la tero.
SENPAGA LERNEJA INSTRUADO
La infanoj en Brazilo ricevas senpagan lernejan instruadon kaj ricevas ankaŭ manĝon en la lernejo. Tiu estas ofte la sola manĝo, kiun ili ricevas dum la tago. Tial ofte okazas ke multaj infanoj vizitas la lernejon nur por ion manĝi, sed estas tro lacaj kaj ne sufiĉe nutritaj por havi fortojn sekvi la instruadon.
PRIVATAJ LERNEJOJ EKZISTAS
Komprenebla ekzistas ankaŭ multaj privataj lernejoj, precipe en la urboj kaj en la suda parto de la lando. Tiujn vizitas la infanoj de la bonstataj grupoj. Tie estas la lernejaj semestraj kotizoj tre altaj.
– 10 –
— pàgina 11 —
MULTAJ JUNULINOJ ĈE LA UNIVERSITATOJ
Estas multaj junulinoj, kiuj studas ĉe la universitatoj, kaj laŭdire ne ekzistas ia formo de seksa diskriminacio. Viro tamen opiniis, ke multaj junulinoj studas ĉe la universitatoj nur por havi eblecon veni el la hejmo kaj vivi pli liberan vivon. Kaj laŭ li ili preterlasas nenion kiam temas pri rilatoj kun la vira sekso.
DIFERENCOJ INTER NORDO KAJ SUDO
Oni rimarkas klaran diferencon en la respondoj de la diversaj partoj de la lando. Dum la virinoj en la nordorienta kaj la interna partoj de la lando ofte vivas needziniĝinte kaj pro tiu kaŭzo ne renkontas kondamnojn se ili estas solaj kun infanoj, estas aliel ekzemple en suda Brazilo. Tie estis antaŭ nur kelkaj jaroj sufiĉe neordinare ke virino naskus infanon sen esti edziniĝinta, sed nun tio estas pli kaj pli ordinara. Ŝi tamen tiuokaze havas sufiĉe grandajn malfacilaĵojn, same kiel ankaŭ ŝia infano.
VIRINO ESTU VIRGULINO JE EDZINIĜO
Ankoraŭ knabino estu prefere «netuŝita», kiam ŝi edziniĝas. La viroj vidas en la virinoj unuavice seksobjekton, asertis virino. Ŝi opiniis, ke proksimume 80% el la viroj, aŭ eĉ pli multaj, plej precipe tiel rigardas la virinon.
LA VIROJ NE FARAS IAN DOMLABORON
La viroj faras preskaŭ nenion hejme. Neniu el tiuj virinoj, kiujn mi demandis, ricevas ian helpon de sia edzo pri la hejma laboro. Parte tio eble dependas je la fakto, ke ĉiuj mezklasaj familioj havas unu aŭ du servistinojn. Sed ankaŭ en la kamparo, en la laboristaj familioj, la viro ne helpas sian edzinon, malgraŭ tio ke ŝi devas mem ĉion prizorgi en la hejmo.
EKZISTAS VIRAJ KAJ VIRINAJ METIOJ
En la labormerkato ekzistas klaraj viraj kaj virinaj metioj. Kompreneble oni trovas la virojn en la gvidaj pozicioj. Ekzistas tre malmultaj virinaj ĉefoj. La plej bone salajrataj metioj estas tiel nomataj viraj metioj. Laŭleĝe viroj kaj virinoj havu saman salajron por sama laboro, sed en la praktiko ŝajnas esti diferenco kaj kompreneble malfavore al la virinoj. Sed la virinoj progresas, kaj estas pli kaj pli ordinare trovi virinojn en gvidaj pozicioj.
TRI-MONATA SALAJRO JE AKUŜO
Kiam virino naskas infanon ŝi rajtas esti hejme tri monatojn, dum kiu tempo ŝi ankaŭ ricevas ekonomian kompenson, tiel nomatan «familian salajron». Ŝi povas resti hejme ankoraŭ tri monatojn sen perdi sian postenon kaj tiam ŝi rajtas rericevi tiun, kiun ŝi havis antaŭ la akuŝo.
– 11 –
— pàgina 12 —
[BILDO p.12] Rubriktitolo en blankaj literoj sur nigra fono, en fantazia skribmaniero: «Antaŭen kal» [?] — verŝajne «Antaŭen kaj».
LA KONVENCIO: ĜISDATIGO
Artikolo n-ro 17 de la Konvencio pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj koncernas la starigon de komitato kiu kontrolos la progreson rilate al la efektivigo de la Konvencio. La komitato devas konsisti el 23 fakuloj, nomitaj de siaj registaroj, sed kiuj laboras kiel individuoj. La ŝtatoj subtenantaj la Konvencion nun elektis 23 membrojn per sekreta voĉdonado. La fakuloj, kiuj servos dum kvar jaroj, renkontiĝos de tempo al tempo por juĝi la progreson en la landoj subtenantaj la Konvencion, laŭbaze de informoj provizitaj de la landoj mem. Poste la komitato raportos al la Generala Asembleo de UN kaj faros rekomendojn. Je la 31a de marto 1982, 38 ŝtatoj estis subtenantoj de la Konvencio (tio estas malpli ol la nombro, kiu simple subskribis ĝin; vidu SkE 5, p. 1–4).
NE RESPEKTEMA AL VIROJ
» … tro maljuna, tro nealloga kaj ne respektema al viroj.» Tiel la spektantoj de televidaj novaĵoj en Kansas City (kenzas siti), Misurio (Usono), perceptis Christine Craft ♀ (kristin kreft), kiu sekve perdis postenon tie kiel enstudia raportisto en aŭgusto 1981. Provante meti amikan finon al ŝia kontrakto, televida stacio KMBC ofertis al ŝi la vestaĵojn, kiujn ŝi devis porti dum la elsendoj. Craft tion rifuzis kaj nun procesas pri seksdiskriminacio. Ŝi plendas pri la kvazaŭa manekenado, kiun la stacio trudis al ŝi, insistante ke ŝi vestiĝu laŭ programo fiksita de magazena modkonsilisto. Anstataŭ kontribui al esplorado kaj verkado de novaĵoj, ŝi devadis elprovi novajn vestokompletojn. Post sia maldungiĝo ĉe KMBC, Craft reiris al televida stacio en Santa Barbara, Kalifornio, denove prenante la postenon, kiun ŝi forlasis por labori en Kansas City.
BULGARUJO
Dum oktobro 1981 ĉe uzino Bâlgaria, en la urbo Plovdiv, oni fondis klubon por virinoj. La klubo jam kategorie pruvas sian rajton partopreni en la vivo de la entrepreno. Ĝi havas kvar sekciojn, kiuj okupiĝas pri la jenaj interesokampoj: florkulturado, kuirarto, meblado de la domo, familiaj interrilatoj. En la klubo oni organizas diskutojn, studas antikvajn kutimojn, aranĝas ekspoziciojn kaj solenaĵojn. En la estonto la agado inkluzivos ankaŭ antaŭgeedziĝajn konsultojn kaj okazigon de vesperaj aranĝoj por junaj familioj kaj laboristaj familioj.
570 estas la virinoj, kiuj laboras por la transporta kombinato de la urbo Plovdiv. En ĉiu aspekto de la laboro, inkluzive de la prizorgado de la transportiloj kaj maŝinoj, ili partoprenas egale kun siaj viraj kolegoj. Unu el la plej grandaj grupoj formas la ŝoforinoj de trole-
— pàgina 13 —
busoj. Virinoj havas tiun malfacilan profesion apenaŭ 12 jarojn kaj nun en la urbo jam 83 veturiloj estas stirataj de virinoj. Krome, ilia nombro senĉese pligrandiĝas – ĉiujare pli ol 10 virinoj finas la kurson pri ŝoforado.
[BILDO p.13] Du malnovstilaj ĉevalveturiloj (busoj) desegnitaj flanke, kun grandaj radoj.
PROGRESO MALGRAŬ PROBLEMOJ
Virinoj en Saudi-Arabujo rapide progresas en edukado kaj laboro, malgraŭ malpermeso pri kontakto inter la seksoj. Ĉirkaŭ 800 virinoj akiras universitatan diplomon ĉiujare kaj la nombro da laboreblecoj konstante kreskas. En 1959 komitato estis starigita por okupiĝi pri la fondado kaj prizorgado de lernejoj por virinoj. Kiel rezulto, 55% da lernejanoj nun estas knabinoj, kompare kun 8% en 1960. Sed kunedukado kun knaboj estas permesata nur je la elementa nivelo. Tial pluraj universitatoj havas virinan sekcion aŭ akceptas nur virinojn.
La eblecoj por virinoj ĉe la laboro estas ankoraŭ limigataj, ĉar ili ĝenerale rajtas eniri nur tiujn kampojn, kie ili ne venos en kontakto kun viroj. Aliflanke, la nuna politiko dungi saŭdianojn anstataŭ eksterlandanojn signifas, ke ekzistas multaj novaj postenoj, do post fino de la studoj, virinoj rapide trovas laboron. Kvankam islamaj virinoj povas mem posedi kaj administri proprajojn, ĝis antaŭ du jaroj ili ne rajtis eniri bankon solaj. Nun malfermiĝis pluraj bankofilioj aparte por virinoj. Neniu viro rajtas eniri ilin, do ili estas direktataj nur de virinoj.
RADIO-PROGRAMO POR VIRINOJ
Antaŭ 2½ jaroj, UN komencis elsendi radio-programon kun la titolo «Virinoj», kiu nun atingas aŭskultantojn en ĉ. 120 landoj tra la tuta mondo. La dissendo-reto konstante plilarĝiĝas, ĉar ĉiam pli da radio-stacioj kaj aliaj organizaĵoj petas bendojn kaj tekstojn de la programoj. Ŝajnas, ke la programoj estas vaste uzataj kaj tre popularaj. Ili enhavas utilajn informojn pri eldonaĵoj, edukaj kursoj por virinoj ktp. La programoj nun komencas okupiĝi pri la Monda Konferenco fine de la UN-Jardeko por Virinoj, kiu okazos en Nairobi en 1985.
La radio-stacio de UN mem dungas altan proporcion da profesiaj virinoj kompare kun kelkaj aliaj fakoj en la UN-sistemo. Sed ĝia lingva politiko, bedaŭrinde, estas malpli egaliga: la programo «Virinoj» aperas semajne en la angla, du-semajne en la franca, kaj monate en la hispana.
Informojn provizis: ♀ Elizabeth Manson, Us.; ♂ Charles Power (ĉarlz paŭr), Us.; ♀ Maria Taŝeva, Bulg.
[REKLAMO p.13] Nigra skatolo kun granda blanka literaro en fantazia tipografio: «… malantaŭen».
— pàgina 14 —
INFANVARTEJO – KIO ESTAS TIO?
Estas tre malfacile havi lokon en infanvartejo, ofte estas tio tute nekonata ideo. Unu el la intervjuitaj virinoj loĝas en urbo kun preskaŭ 150 000 loĝantoj. Tie ekzistas sole nur unu infanvartejo. Tiu estas prizorgata de katolika institucio kaj ĝi akceptas infanojn de malriĉaj gepatroj senpage.
MULTAJ VIRINOJ EN SOCIA LABORO
La virinoj partoprenas multnombre en la socia laboro kaj estas multaj, kiuj laboras ankaŭ politike. Speciale tio validas por la mezklasaj virinoj, ĉar ankaŭ politike estas la laboristaj virinoj pli pasivaj. Kaj tio eble ne estas stranga, ĉar multaj el ili estas analfabetoj sen ebleco ricevi aŭ doni informadon en iu ajn formo.
EKSSKLAVOJ KUN CENTJARAJ AFRIKAJ KUTIMOJ
Unu el la intervjuitaj virinoj estas gvidantino de infana hejmo en la interno de la lando. Ŝi skribas i.a. en sia intervjua respondo: «… evidente estas grandega diferenco inter kleraj virinoj en la urboj kaj kamparaninoj, plejparte indianoj kaj nigruloj (eks-sklavoj), kiuj havas eĉ ankoraŭ, post cent jaroj, preskaŭ afrikajn kutimojn laŭ religio kaj socio. Junaj homoj, kiuj havas la bonŝancon povi lerni kaj studi, certe facile alproksimiĝas al la eŭropa nivelo, sed homoj, kiuj restas informe komplete izolitaj – la analfabetoj! – kaj plejparte sen televidaj stimuloj, restas komplete ekster la fluo. En tia medio mi vivas …»
EBLIS NUR SUPRAĴE RIGARDI
Ŝiaj vortoj pri la virina situacio en Brazilo formas la finan vinjeton de ĉi tiu parto de mia raporto. Mi provis doni ĝeneralan rigardon, kiel mi komprenis ĝin, sed estas konscia ke multaj pecoj mankas por atingi kompletan bildon, i.a. la politika bildo.
LA BILDO DE LA INDIANOJ ESTAS FIKSITA SUR MIA RETINO
Tiuj virinoj, kies bildo restis sur la retino post la vojaĝo en la ceteraj landoj de Sud-Ameriko, estas la indianinoj. En Bolivio, en Peruo, ĉie oni vidis la kolorriĉajn vestojn de indianaj virinoj, kiuj portis siajn ŝarĝojn surdorse aŭ sidis sur la strato vendante. Bedaŭrinde mi ne povis interparoli kun ili, sed estas malfacile forgesi iliajn fierajn vizaĝojn.
INDIANOJ EN HUMILIĜO SUR INSULO DE LA SUNO
Alian bildon de indianoj, sed nun en humiliĝo, mi vidis sur Insulo de la Suno en lago Titicaca. Tie loĝas ĉ. 500 familioj, rektaj posteuloj de la iamaj potencaj inkaoj. La infanoj, kiuj ariĝis ĉirkaŭ ni por vendi siajn kanboatojn kiam nia ŝipo albordiĝis, estis ĉifonvestitaj kaj malpuraj. Kaj ili kaj la virinoj, kiujn ni vidis, donis impreson de ekstrema malriĉeco.
– 14 –
— pàgina 15 —
INDIANOJ KAJ MALRIĈECO ORDINARA KOMBINO
Indianoj kaj malriĉeco estas alie ordinara kombino. Oni rakontis al ni, ke la indianinoj ofte edziniĝas nur 12-jaraj kaj kiam ili havas 20 jarojn ili jam naskis 5–6 infanojn. Sed la plej multaj infanoj mortas antaŭ ol ili havas 4 jarojn. Nia gvidisto en Lima, sviso nuntempe loĝanta en Peruo, rakontis ke unu el la liaj laboristoj havas indianan edzinon kaj ŝi havas nur 15 jarojn. Ŝi ĵus estas naskinta sian trian infanon, sola en malpura ĉambro kaj kun rustplena tranĉilo por detranĉi la umbilikan funiklon. Sed li diris, ke la infano certe mortos, ĉar ŝi ne havas lakton por ĝi.
LA VIRINOJ VIVTENAS LA FAMILION
Ŝajnas ke estas la virinoj, kiuj respondecas pri la familia vivtenado per sia vendado surstrate. La viroj kultivas la teron kaj la virinoj vendas. Mi ne estas certa pri la egaleco inter la seksoj inter la indianoj, sed mi havis la impreson ke la virinoj ludas tre gravan rolon kaj en la bazaro kaj en la familioj.
EN LA LANDOJ LOĜAS ANKAŬ ALIAJ VIRINOJ
Evidente loĝas en la diversaj landoj ankaŭ aliaj virinoj, tiuj kiuj loĝas en la belaj domoj kaj laboras en oficejoj, en lernejoj kaj butikoj: blankaj virinoj, posteuloj de la hispanoj kaj aliaj eŭropanoj. La kontrastoj estas grandaj. Mi tamen imagas al mi ke la mezklasaj virinoj havas saman egalecon rilate virojn kiel siaj kunfratinoj en Brazilo.
INDUS RAKONTI PRI LA FABELAJ ORTREZOROJ KAJ LA NEKREDEBLAJ RUINOJ
Estas tente rakonti ankaŭ pri aliaj aferoj, kiujn mi vidis dum mia vojaĝo, ekzemple pri la fantaziaj urboj de la indianoj aŭ la fabelaj amasoj da oro kaj arĝento en preĝejoj kaj muzeoj, pri la grandegaj diferencoj inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj, pri la knabeto, kiu venis kun ujo kaj petis manĝaĵojn en la restoracieto en Rio kaj kiel la homoj fordonis iom da siaj porciegoj. Strange estas ke mi neniam antaŭe renkontis infanojn en tiaj cirkonstancoj kaj mi ankaŭ neniam antaŭe ricevis tiajn porciegojn da viando kaj aliaj manĝaĵoj. Ankaŭ mi neniam antaŭe pensis, ke homoj povas loĝi en tiaj domaĉoj. «La sovaĝaj infanoj» en Bogotá al mi vere donis lecionon, ke tio kion mi antaŭe legis pri ili estas vero. Kompatindaj virinoj, kiuj devas travivi ke iliaj infanoj vivas sur la strato, ŝtelante sian manĝon. Mi konstatis ke ankaŭ veras, ke ne eblas porti brakhorloĝon, nek ringojn aŭ kolĉenon, kaj absolute ne fotoaparaton.
LA RAPORTO PLEJE TEMIS PRI VIRINOJ KAJ INFANOJ
Multajn impresojn mi devis preterlasi kaj plejparte skribi pri virinoj kaj infanoj, ĉar tion ja celis mia raporto. La ceteraj travivaĵoj tamen restas en la memoro.
– 15 –
— pàgina 16 —
Kial virinoj en Usono laboras?
Ellie Stein (eli stajn) ♀, Usono
Laŭ la mito, plej multaj laborantaj virinoj en Usono laboras pro la samaj celoj kiel la viroj. Sed oni devus demandi: ĉu ĉiu laboro estas kreita egala?
Komence de la dua mondmilito miloj da virinoj respondis al la voko de industrio anstataŭigi virojn en aviadilfabrikoj, armilfabrikoj, ktp. Tiel naskiĝis nova laboristino nomita «Rozo la Nitisto» (Rosie the Riveter).
Kiam mi mem respondis al tiu voko, mi konsentis, kiel aliaj, ke post la milito mi retiriĝos kaj redonos la laboron al militveterano. Sed kiam tiu tempo alvenis mi, kiel aliaj, ne estis tute feliĉa.
Unue, mi devis denove apogi min sur la subvenciado de mia edzo.
Due, surprize, mia veterana edzo, malgraŭ siaj kapableco kaj preteco, ne perlabore gajnis sufiĉan salajron por subteni nian familion, kiu, kun la alveno de niaj filinoj, nun nombris kvar.
Tia estis la vivo ĝis nia plej juna filino eniris lernejon. Tiam mi pretigis min denove trovi pagodonan laboron, sed la pordoj de la fabrikoj ankoraŭ estis fermitaj, kaj restis tiaj dum la sekvontaj multaj jaroj. Perforte, virinoj devis kontentiĝi per «virina laboro»: tiu de sekretariino, oficistino, kelnerino, flegistino, ktp. Kaj la salajro? Ĝi tute ne egalis al tiu de antaŭ jaroj, kiam ili laboris kiel «Rozo la Nitisto».
Nun, dum la plej lastaj jaroj, virinoj pli kaj pli ne nur transsaltas la barilojn, sed montras kapablon en laboroj antaŭe faritaj de viroj, ekz. kiel ministoj, ŝarĝveturilistoj, mekanistoj, konstruistoj, ktp.
– 16 –
— pàgina 17 —
Hodiaŭ, pro la multiĝo de eksedziĝoj en Usono, la familio ofte trovas sin sen la patro. En 1976 proksimume 14% de usonaj familioj estis mastrumataj de virinoj. Pli ol 54% de ĉi tiuj laboris kiel la solaj subtenantoj de sia familio.
Tiuj, kiuj pro eksedziĝo devas reeniri la labormondon, rajtas partopreni subvenciitan kurson, por ke ili relernu forgesitajn lertecojn. Tiuj, tiel nomataj «Delokitaj hejmprizorgantoj» (Displaced Homemakers), ofte devas konkurenci en la laborserĉo kontraŭ pli junaj, pli edukitaj, pli lertaj laboristinoj. Aliflanke, kelkaj eltrovas ke la talentoj, kiujn ili jam havas kaj uzas kiel volontuloj en hospitaloj, bibliotekoj, infanvartejoj, ktp, nun valoras profesie.
Virinoj nun ankaŭ eniras la universitatojn kun la celo ricevi diplomon en profesia fako, ekzemple kiel komputeristo, inĝeniero, kontisto, ktp., sed tiu diplomo ne garantias ke ili ricevos la saman enspezon kiel viroj en la sama fako. Fakte, en 1975 la semajna enspezo por virino estis 60% de tiu de viro, kiu laboras en la sama fako kaj faras saman deĵoron. Plej ofte la enspezo respondas ne al la lerteco sed al la sekso de la laboristo.
Sed kio pri la virino, kiu decidas resti kaj labori en la hejmo? Tiu bildo estas tute kontraŭa. La samaj talentoj kiuj ĝuas dolaran valoron en la labormondo ne gajnas salajron se la virino decidas prizorgi infanojn en la hejmo. Dommastrinaj horoj gajnas neniom, ĉar salajro ne ekzistas por tiuj virinoj. Tial, kiam la dommastrino atingas la emeritan aĝon, ŝi ne rajtas ricevi pension kiel ŝiaj fratinoj, kiuj dum la samaj jaroj enspeze laboris. La vivo de la dommastrino en Britujo estas pli facila. La ŝtato tie donas krediton al dommastrinoj, ĉu edziniĝintaj aŭ ne, pro tiuj jaroj kiam ili prizorgis infanojn aŭ maljunajn gepatrojn. Svislando ankaŭ kreditas edzinojn, vidvinojn, eksedzinojn, ĉu la geedziĝo produktis infanojn aŭ ne.
Usonaj virinoj konscias, ke ili ne havas multajn avantaĝojn, ĉu en profesia laboro, ĉu en domlaboro. Sur iliaj ŝultroj restas la respondeco ĝustigi la situacion, kaj al ĉi tiu celo ili nun klopodas. Virinoj rajtas havi elekton pri siaj loko kaj speco de laboro, kun la scio, ke ilia laborenspezo egalas tiun de viroj.
— 17 —
— pàgina 18 —
Pri inoj kaj iroj
Anna Brennan ♀ Marcella Fasani ♀ (marĉela fazani) Italujo
En nova anglalingva libro pri sekso kaj komunikado⁺ aperis la jena alineo:
«En Esperanto ĉiuj substantivoj finiĝas per ‘O’, sed ‘O’ ankaŭ signifas virojn. Se la substantivo aludas al la ino, necesas marki ĝin por montri devion de la normo … Do ‘patro’ estas father, kaj kun la aldono de ‘in’ – la ina markilo – iĝas ‘patrino’ the mother; ‘fratro’ (tiel) estas brother kaj ‘fratrino’ estas sister. La kutima aŭ ‘plena’ kategorio estas vira, kiu kun aldona informo signalas, ke la normo ne aplikiĝas, kaj ke temas pri malpli grava estaĵo.»
Kvankam oni povus disputi pri la detaloj de ĉi tiu priskribo (precipe pri la aserto ke la o-finaĵo estas vira), en esenco ĝi estas ĝusta. En multaj Esperantaj vortoj, la baza formo estas vira kaj oni devas aparte indiki, kiam temas pri ino. Tio ne ĝenis en la tempo de Zamenhof, sed nun ĝi estas serioza baro al la prezentado de Esperanto kiel moderna, sendiskriminacia lingvo. Tio ne estas nur teoria problemo; kelkaj homoj efektive trovis ĝin malhelpo en varbado.
Sed, kiel vi vidos en la sekvonta artikolo, tiu uzado estas profunde plektita en la strukturo de la lingvo. Trovi solvon ne estos facile …
Kiel ni ĉiuj lernis en la unua aŭ dua leciono de Esperanto, oni aldonas la sufikson –in– al radiko por esprimi inan genron. Verŝajne en la lernolibro troviĝis listo de ekzemploj kiel la jena:
Vir-o; vir-in-o Kelner-o; kelner-in-o Patr-o; patr-in-o Bov-o; bov-in-o Frat-o; frat-in-o Ĉeval-o; ĉeval-in-o, ktp.
⁺ Man made language [Lingvo farita de viroj], de Dale Spender: Routledge, London/Boston/Henley, 1980. p.22.
— 18 —
— pàgina 19 —
La plimulto el ni – precipe se ni jam parolis eŭropan lingvon – englutis tion sen plia penso. Ni ne starigis la demandon: se oni aldonas –in– por esprimi inan genron, kial oni ne bezonas aldoni ion por indiki la viran? Ĉu tio signifas, ke la radiko jam estas vira? Se jes, ĉu ĉiuj radikoj havas genron?
En la kazo de tia vorto kia «patro», klare estas tiel: la radiko estas vira. Sed kiam temas pri la vorto «homo», kiu povas aludi al ambaŭ seksoj, aŭ «Madono», kiu estas virino, la radikoj devas esti ambaŭseksa kaj ina respektive.
Sed kiel ni scias, la afero ne estas tiel simpla. La radiko «ĉeval–» evidente estas vira en la paro «Ĉeval-o; ĉeval-in-o». Sed kiam ni aŭdas la frazon, «36 ĉevaloj partoprenis la konkuron», ĉu ni vere supozas, ke nur virĉevaloj kuris? Aŭ ĉu nun oni devas konsideri la radikon ambaŭseksa?
Ekzistas pluraj aliroj al tiu demando. La tradicia sistemo estas jena:
(1) La radiko estas aŭ vira aŭ ambaŭseksa, laŭbezone.
En la paroj «kat-o; kat-in-o», «sekretari-o; sekretarī-in-o», ĝi estas vira. Sed en aliaj kuntekstoj ĝi povus rilati ankaŭ al inoj, ekzemple en la frazoj «Marĝori ŝatas katojn» aŭ (el la statuto de UEA) «La Ĝenerala Sekretario zorgas pri la efektivigo de la decidoj de la Komitato».
Ĉi tiu uzo estas malkontentiga por multaj homoj – precipe legantoj de SkE – ĉar ĝi ignoras la ekziston de virinoj. Kiel diras inistoj, ĝia baza supozo estas, ke «ĉio estas vira ĝis ĝi estas pruvita virina». W. Bormann atentigas en sia prelego «Feminisma lingvouzo en planlingvoj» (vidu SkE 9, p. 26), ke ĝi estas ankaŭ jure netaŭga. Ĉu la frazo «oficisto ekde sia 62a naskiĝtago rajtas pensiuliĝi» rilatas nur al viroficistoj aŭ al ĉiuj?
Do, kion fari? Ekzistas du eblaj solvoj. Kelkaj homoj traktas la demandon jene:
(2) En vortoj, kiuj rilatas al vivantaj estaĵoj, la radiko estas vira, neniam ambaŭseksa.
Ĉiam necesas specifi la sekson, se temas pri virino, ekzemple: «Venis al la kunsido la redaktoro de Esperanto kaj la redaktorino de Heroldo«, aŭ, se temas pri miksita grupo: » … la geredaktoroj de Esperanto kaj Heroldo«. En ambigua kunteksto
— 19 —
— pàgina 20 —
oni nepre mencias ambaŭ seksojn: «Ni serĉas novan sekretari(in)on». Ankaŭ la sufiksoj –ist–, –ul–, –an–, –estr–, kaj la finaĵo –anto estas konsiderataj viraj, ekzemple en la vortoj «instruisto», «blindulo», «kamparano», «urbestro», «prezidanto». Tiuj vortoj rajtas rilati nur al viroj. Tamen ja ekzistas kelkaj esceptoj: la vortoj «homo» kaj «infano» estas ambaŭseksaj; «madono», «damo», «amazono» k.s. estas virinaj. (Kaj, cetere, ni neniam aŭdis la vorton «komisiitino»!)
Aliaj homoj insistas pri la mala solvo:
(3) En vortoj, kiuj rilatas al vivantaj estaĵoj, la radiko kutime estas ambaŭseksa.
(Simile, –ist–, –ul–, –an–, –estr– kaj –anto rilatas al ambaŭ seksoj.) Ne normale necesas specifi la sekson, krom se oni aparte volas emfazi ĝin. Do oni povus diri: «Hilda Dresen ♀ estis unu el la plej gravaj Esperantaj poetoj», aŭ: «La prezidanto de GEA diris, ke ŝi ĉeestos la kunsidon». En la anonco: «La Centra Oficejo de UEA serĉas novan oficiston», oni komprenas ke la nova oficisto povus esti aŭ viro aŭ virino. Laŭ ĉi tiu sistemo, ekzistas multe pli da esceptoj ol ĉe la sistemo (2). La tuta serio de familiaj nomoj – «patro», «frato», «avo», «filo» ktp. – klare estas viraj, ankaŭ «amiko», «sinjoro», «viro», kaj kelkaj aliaj.
La sekvanta tabelo montras la tri sistemojn (R = Radiko).
| Vira formo | Sekse ne-specifa formo | Virina formo | |
|---|---|---|---|
| 1. | R–o | R–o | R–in–o |
| 2. | R–o | R–in–o | |
| 3. | R–o | R–in–o |
Avantaĝoj kaj malavantaĝoj
Oni trovas, ke la avantaĝoj de unu sistemo estas la malavantaĝoj de la alia. Do ni traktos ilin kune.
Ĉe la sistemo (2), oni ne povas plendi, ke estas emo preteratenti la ekziston de virinoj; male, oni aktive memorigas pri ili. Oni ĉiam devas aparte diri «prezidanto» aŭ «prezidantino» ktp. Tiel, ne estas risko pri miskompreno. Aliflanke,
— 20 —
— pàgina 21 —
tiu forto estas samtempe malforto, ĉar en la praktika uzado ĝi fariĝas tre peza. La solvo «prezidant(in)o» funkcias nur skribe. Ĉe (3) oni simple bezonas diri «prezidanto» por aludi al ambaŭ seksoj; sed tiam ekzistas la ebleco, ke aŭskultantoj tamen forgesos, ke prezidanto povas esti ankaŭ virino.
Tamen, kiam oni ĉiam insistas pri la sekso, povas ekesti alia problemo. W. Bormann donis ekzemplon en sia prelego menciita supre. En germana urbo troviĝas memortabulo al la pentristino Paula Modersohn-Becker, kiu karakterizas ŝin kiel unu el la plej famaj pentristinoj de ŝia jarcento. Sed tio estas malklara. Fakte ŝi ne estis elstara kompare nur kun pentristinoj (kiuj apenaŭ ekzistis tiutempe), sed kompare kun ĉiuj pentristoj de la epoko.
Alia, pli granda, malavantaĝo de (2) estas tio, ke la radiko estas konsiderata vira, dum la virina formo estas derivita de ĝi, kiel Eva el la ripo de Adamo.
Sed almenaŭ la sistemo (2) estas konsekvenca. Ĉe (3) restas ĉiam tiu ĝena grupo de vortoj — «patro», «sinjoro», «viro» ktp. — kiu efektive konsistigas sufiĉe grandan kernon de esceptoj. Tio, komprenehle, estas tute kontraŭ la spirito de la lingvo. Kaj, cetere, ĉar temas pri kelkaj el la plej oftaj vortoj, oni tamen ne eskapus la akuzon pri seksismo. Ne estas facile trovi solvon al tiu problemo. La plej logika estus tio, ke tiuj radikoj fariĝu ambaŭseksaj, do «patro» signifus «patro aŭ patrino», «viro» simple egalus al «homo» ktp. Tio tuŝus la fundamenton de la lingvo. Praktike ĝi estus malfacile farebla, ĉar ŝanĝoj en Esperanto okazas per uzado, ne pro dekreto. La ŝanĝo-periodo estus plena je okazoj por miskomprenoj kaj konfuzoj, dum kelkaj homoj preferus la novan sistemon sed aliaj restus ĉe la antaŭa. (Kaj kio okazus al malnovaj tekstoj en Esperanto? Efektive ili frostiĝus en arĥaika formo.)
Kiel plenigi la truojn?
Laŭ la malnova sistemo (1), la baza vorto (ekz. «direktoro», «kato») kovras kaj la viran kaj la ambaŭseksan signifojn laŭnecese. La du pli modernaj sistemoj ne akceptas, ke la ina signifo estu simple kaŝita en la vira formo. Laŭ (2) la baza vorto ĉiam estas vira, laŭ (3) ĝi ĝenerale estas ambaŭ-
— 21 —
— pàgina 22 —
seksa, kun grupo de esceptoj, kiel ni vidis. Sed evidente, tiuj solvoj lasas truojn, kiuj ne ekzistis antaŭe. Kiel, laŭ (2) oni esprimas la ambaŭseksan formon? Kiel laŭ (3) la specife viran?
La kutima solvo de (2) por la ambaŭseksa estas la peza «instruisto aŭ instruistino» aŭ la ne ĉiam oportuna «prezidant(in)o». En artikolo en la kanada revuo Lumo de aŭtuno 1980, Vilma Eichholz ♀ (ajĥholc) proponis por tiu celo la novan prefikson «go–».
Sed ekzistas pli simpla solvo. En Esperanto ni jam havas la sufikson «ge–», sed ĝi estas uzata nur en la pluralo. Kial ne utiligi ĝin ankaŭ singulare? En SkE 1, p. 16, jam aperis la vorto «gepatro» por aludi al unu el la du gepatroj. Oni povus imagi anoncon por nova geoficisto aŭ regularon de UEA pri la devoj de la gedirektoro.
Serĉante viran formon por (3), la esperantistoj jam sufiĉe ekzercis sian fantazion. La tradicia solvo estas «vir–» uzata kiel prefikso, do ekzemple «virbovo», «virkato» ktp. Sed kion pensi pri la formoj «virprezidanto» aŭ «virredaktoro»? Aliaj proponoj, kiujn ni renkontis: Sybil Sly ♀ (sibil slaj) sugestis –ur– (SkE 2, p. 20), Jonathan Pool ♂ (ĝonatn pul) –ab– (ĉu serioze?), Claude Piron ♂ (klod piro) ĵus skribis al SkE por proponi –us–. Zamenhof mem sugestis la sufikson –ir–⁺.
⁺ Bernard Golden pli detale klarigis la cirkonstancojn en letero al SkE. Li skribas: «Rilate la etomologion de –ir–, mi opinias, ke ĝi devenas de la latina substantivo vir ‘viro’. Zamenhof prenis nur la du lastajn literojn, ir, por formi la sufikson. Ŝajnas, ke la propono doni al Esperanto virseksan sufikson similan al la femala sufikso –in– venis de aliaj esperantistoj. La aŭtoro de Esperanto, post pripensado, opiniis ĝin logika kaj oportuna. Sekve de tio li montris, kiel estas eble modifi la signifon de ‘frato’, por ke ĝi estu ‘infano de samaj gepatroj’. ‘Fratiro’ fariĝus la vorto por virseksa ‘frato’, kaj ‘fratino’ estas inseksa ‘frato’. ‘Frati’ (–i indikas la pluralon) havus la signifon de ‘gefratoj, kaj la prefikso ‘ge–’ ne plu estas bezonata. Tamen post pli da pripensado, Zamenhof ne akceptis la sufikson –ir–, ĉar li opiniis, ke ĝi estas fremda aŭ malfacila laŭ la vidpunkto de naciaj kutimoj.»
— 22 —
— pàgina 23 —
En la pluralo, komprenehle, (3) ne ĝenerale bezonus la sufikson «ge–», ĉar la simpla vorto jam kovras ambaŭ seksojn. Sed ĉiam restus tiu grupo da esceptoj, pri kiuj ĝi supozeble devus sekvi la samajn regulojn kiel (2).
Kaj do?
Oni povas opinii, ke lingvo estas nur ilo por esprimi ideojn, kaj ke tio, kio gravas, estas ĝuste tiuj ĉi: la ideoj, la enhavo de la parolo. Tamen, iugrade, lingvo povas influi la pensmanieron — kaj se ni ne ŝatas la pensmanieron, necesas interalie fari ion per la lingvo.
Plurfoje ni aŭdis la kritikon, ke la lingvouzo pri virinoj ŝanĝiĝos nur kiam la sinteno al virinoj ŝanĝiĝos. Tio estas vera, komprenehle. Sed lingvouzo ne ŝanĝiĝas sen homa interveno, precipe kiam temas pri formoj komplekse plektitaj en la strukturo de la lingvo. Eble la daŭraj diskutoj pri «li/ŝi» kaj –in– okazas ĝuste pro la ŝanĝiĝantaj sintenoj al virinoj.
Kiel ni skribis supre, oni ne povas devigi esperantistojn adopti difinitan uzadon, se ili ne deziras tion fari. La unua paŝo do estas konsciigi parolantojn pri la neceso je sendiskriminacia lingvouzo, tiel ke ili komprenu, ke kaŭzas ofendon (kaj eĉ miskomprenojn) supozi, ke la tuta mondo estas vira.
Ĉiam restas la problemo, ke dum la ŝanĝo-periodo ekzistos malklara situacio en kiu ĉiuj tri sistemoj estos uzataj samtempe. (Efektive tio jam okazas.) La vira/ambaŭseksa formo de (1) kovras la saman terenon kiel la vira formo de (2) plus la ambaŭseksa formo de (3). Do ne ĉiam eblas juĝi, ĉu temas pri uzo de (1) aŭ konscia uzo de (2) aŭ de (3).
Ĉar neniu ĝis nun, laŭ nia scio, klare sistemigis la eblecojn, eĉ ĉe konsciaj uzantoj de (2) kaj (3) troviĝas multaj malkonsekvencaĵoj. Subtenantoj de (2) emas trakti kelkajn vortojn kiel ambaŭseksajn, ekz. «uzanto» aŭ «subtenanto», precipe en la pluralo. Aliflanke, subtenantoj de (3) tamen foje traktas la simplan formon kiel viran kiam ili kontrastas ĝin kun la virina formo, ekzemple en la paro «junulo kaj junulino».
Ni intence evitas proponi unu al la alian sistemon en ĉi tiu artikolo, ĉar ne eblas objektive diri, kiu estas «pli bona».
— 23 —
— pàgina 24 —
(Interalie, la du verkintoj mem ne konsentas pri la ĝusta solvo, do ni apenaŭ estas en pozicio fari rekomendojn al aliaj!)
Nur la uzado finfine decidos, kiu sistemo estas pli taŭga. Sed tiu uzado ja baziĝu sur intenca, racia elekto. Necesas, ke ni ĉiuj konsciiĝu pri la demando, pensu pri la solvo, kaj konsekvence uzu tiun kiun ni persone opinias pli bona.
KIAL ONI DIRAS:
[BILDO p.24] Desegnaĵo de virina pantoflo kun alta kalkanumo; apud ĝi, per gotikaj literoj, la vortoj «Sub pantoflo».
Mariana Elenova ♀, Bulgarujo
Tiu vaste konata frazo, simbolo de la despotisma potenco de virinoj sur viroj, havas sian komencon en la pasinteco. Jen kion rakontas la mezepokaj kronikoj pri tio.
Honore al la armistico inter la eternaj malamikoj — la papo kaj la germana imperiestro — estis decidite aranĝi grandegan turniron. Por partopreni ĝin sin preparis kavaliroj el ambaŭ landoj. Kategorie rifuzis nur la kavaliro Polomski, kiun oni konsideris nevenkebla. En la tago de inaŭguro de la turniro la juna edzino de Polomski denove provis konvinki la spititan kavaliron. Sed la kavaliro restis necedema. Kolera ŝi prenis sian pantoflon kaj ĵetis ĝin kontraŭ li. Ege kolerigita de tiu faro de lia edzino, Polomski rapide vestis sin per sia kavalira militkostumo kaj ornamis sian bruston per la orumita pantoflo de sia edzino. Poste li rapide ekkuris en la arenon.
La heroldoj, kiuj enlasadis al la areno la kavalirojn, demandis lin kio estas lia devizo en la batalo. «Sub edzina pantoflo,» respondis li.
Tiamaniere naskiĝis la frazo, kiu poste estis disvastigita kun la signifo «edzinsubulo».
— 24 —
Núm. 11, gener de 1983
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 11, gener de 1983.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
[BILDO p.1] Kaplinio de la bulteno: granda nigra fonpaneo kun la titolo «Sekso kaj Egaleco» skribita per dikaj blankaj literoj. Dekstre supre legiĝas «numero 11» kaj «januaro 1985 [?]»; maldekstre, en pli malgrandaj literoj, «Sendependa novaĵletero».
KOŜMARO REALIGITA
Unu el miaj plej grandaj timoj rilate al SkE ĉiam estis la imago, ke iam prespreta numero povus perdiĝi en la poŝto. Neniam, en miaj plej teruraj koŝmaroj, mi antaŭvidis tion, kio efektive okazis: tio estis, ke du pretaj numeroj perdiĝus samtempe.
Fakte, tio estis nur la lasta (esperelbe!) el serio da problemoj, kiuj trafis SkE dum la lastaj du jaroj. Sed mi reiros al la komenco de la rakonto…
Problemo n-ro 1, komprenelbe, estis miaj gravedeco kaj nasko en decembro 1982, pro kiuj mi ne sukcesis okupiĝi pri SkE dum pluraj monatoj. Mi tamen faris novan numeron en julio 1983, kaj sendis ĝin al Dermod. Dermod, kiel scias la fidelaj legantoj de SkE, ĝis nun multobligadis SkE senpage kaj ekspedadis ĝin el Britujo.
Nun venis la dua problemo: tiu numero de SkE atingis Dermod ĝuste en la momento kiam li rezignis pri sia salajrata laboro kaj transloĝiĝis al pli agrabla landoparto por starigi sian propran entreprenon kiel presisto. Tio nature estis malfacila periodo, kaj post pluraj monatoj evidentiĝis, ke bedaŭrinde pro la postuloj de la nova laboro li ne plu havos tempon por okupiĝi pri SkE. Intertempe, cetere, mi jam preparis duan numeron.
Kiam miaj kunlaborantoj, Hukunaga Makiko kaj Yamakawa Setuko, aŭdis pri la problemo, ili proponis transpreni la du pretajn
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj) 12 ned. gld. aŭ 15 irk.
Internaciajn respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4412211.
Redaktoro
Anna Brennan Colle Rasto I-00039 Zagarolo, Italujo
Kunlaborantoj en ĉi tiu numero
Brian Holser Hukunaga Makiko Dermod Quirke Yamakawa Setuko
Limdato por la venonta numero: 1a de marto.
Perantoj
Internacia (prezo: 14,50 ned. gld.): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hoop, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Argentina: Hugo A. Lingua, Casilla de Correo 278, 2000 Rosario.
Brita (prezo: £3,00): Dermod Quirke, P.O. Box 14, Newark, Notts. NG24 4TP. Poŝtĉekkonto 12 463 0006.
Franca: Anne Elise Amblès, 20 bis rue Cerisier, F-75005 Paris.
Germana (prezo: DM 12,00): VEJGA, Töpferstrasse 20, 4500 Osnabrück.
Itala (prezo: 6000 liroj): Anna Brennan, Colle Rasto, 00039 Zagarolo. (Nur por italaj abonantoj: aliaj prefere pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, aŭ al nacia peranto.)
Japana (prezo: 1500 enoj): Sei to Byodo Hakkokai, p/a Hukunaga Makiko, Saginuma 1-10-5, Miyamae-ku, Kawasaki-si, 213. Poŝta ĝirokonto 0-99911, Tôkyô.
Nederlanda (prezo: 12,00 gld.): Anna Brennan. Nederlanda poŝtĉekkonto 4412211.
Norvega (prezo: 12,00 kr.): Margrete Landmark, Torødveien 109, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Novzelanda: J.T. Allan, 12 Lonsdale Crescent, Wellington 3.
Sveda (prezo: 25,00 kr.): Märtha Andréasson, 2265 Tolsered, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4880.
Usona (prezo: $6,50): Charles Power, 755 Cedar Ave., Long Beach CA 90813.
- 2 –
— pàgina 3 —
ESTONTAJ NUMEROJ
Ĉi tiu numero havas la temon «Kiel kunigi patrinecon kaj sian faklaboron». (Cetere, tiu temo estis elektita antaŭ ol mi scii, ke ĝi poste apliskiĝos ankaŭ al mi!)
Mi ricevis tiom da kontribuaĵoj pri patrineco, ke mi ne sukcesis aperigi ĉion en ĉi tiu numero. Do, ni revenos al la temo en pluraj postaj numeroj. Se vi ne vidas vian kontribuaĵon en ĉi tiu numero, ne maltrankviliĝu; ĝi certe aperos poste.
La venonta numero temos pri Internacia Virina Tago, la 8a de marto. La materialo pri tiu temo estis kolektita de la Komisiono por Virina Agado de UEA.
La posta numero – kiel vi povas legi en p. 24 – estos speciala numero pri dommastrumado! Por tiu ni ankoraŭ bezonas kontribuaĵojn. Bonvolu sendi ilin antaŭ la fino de majo.
numerojn kaj presigi ilin en Japanujo. Do, mi petis Dermod sendi al ili la materialon, kiu kuŝis ĉe li – kaj tion li faris en majo ĉi-jare. Sed la materialo neniam alvenis; ĝi perdiĝis en la poŝto. Bonŝance, mi tenis fotokopiojn de la du perditaj numeroj, sed post tiel longa tempo ili tiom malaktualiĝis, ke ne plu sufiĉis simple retajpi ilin.
Kiel vi rimarkas, ĉi tiu tuta procedo daŭris sufiĉe longe, laŭ la normoj de Esperanto-agado. Ĉiuj laboras en sia propra tempo, laŭ sia propra ritmo, kaj havas ankaŭ aliajn temporabajn okupojn, kiel naskadon de beboj, ŝanĝadon de laboro, kaj transloĝiĝadon… sed nun al kelkaj aliaj detaloj.
Dankojn
Mi ŝuldas apartajn dankojn al kvar homoj. Unue, komprenelbe, al Dermod Quirke kaj lia kunlaboranto Brian Holser, kiuj ĝis nun multobligadis SkE senpage kaj ekspedis ĝin el Londono. Bedaŭrinde, ili ne plu povos fari tion, kvankam ili ja plu kolektos abonojn en Britujo kaj administros la adresaron. Ili tre mankos al mi, ĉar ili multege kontribuis al SkE, ne nur per siaj tempo kaj energio, sed ankaŭ finance. Mi dankas
- 3 –
— pàgina 4 —
ilin pro ilia ĝisnuna helpo, kaj deziras al ili sukceson en la nova entrepreno.
Due, al Yamakawa Setuko kaj Hukunaga Makiko, kiuj proponis transpreni ĉi tiun kaj la venontan numerojn de SkE kaj presigi ilin en Japanujo. Ilia celo estis kiel eble plej rapidigi la reaperon de SkE – komprenelbe, ili ne povis antaŭvidi la poŝtan katastrofon! Tial, ĉi tiu numero venas al vi el Japanujo kaj havas iom alian aspekton ol kutime.
Pardonpetojn
Pardonpetojn mi ŝuldas al ĉiuj abonantoj. Eĉ pli mi ŝuldas ilin al la verkintoj, kiuj verŝajne jam rezignis pri la espero, ke iliaj artikoloj iam aperos. Bedaŭrinde, kelkaj artikoloj jam tiom malaktualiĝis, ke simple ne plu havas sencon aperigi ilin. Do, mi aparte pardonpetas al la jenaj kontribuintoj: al Linnéa Edsenius, Ellie Stein, Lilija Koleva kaj Anne Amblès, kiuj sendis raportojn pri kunvenoj, kiuj okazis nun antaŭ unu aŭ eĉ du jaroj; al Neima Cardoso Adôrno, kiu sendis komentojn pri la artikolo «Svedino en Sud-Ameriko», aperinta en SkE n-ro 10; kaj al M.B., kiu sendis recenzon pri malnoviĝinta numero de Bulgarino. Aliaj verkintoj eble ne vidas sian kontribuaĵon en ĉi tiu numero; en tiu kazo, ĝi verŝajne ankoraŭ aperos poste.
Abontarifoj
Nun mi serĉas novan presiston en Eŭropo. Sed estas tre malverŝajne, ke mi trovos homon, kiu estos preta labori senpage, kiel faris Dermod. Tio signifas, ke post la venonta numero necesos altigi la prezon.
Via abono al SkE estas kalkulita laŭnumere, ne laŭjare. La abonpago de 12,00 gld. (aŭ ekvivalento) validas por kvar numeroj. Do vi ne perdas monon pro la neaperintaj numeroj. Kiam alproksimiĝos la fino de via abono, vi ricevos memorigilon. Sed ne forgesu, ke post la venonta numero ni certe estos devigataj altigi la prezon. Do, por kuraĝigi niajn abonantojn, kiuj certe jam malesperis pri la plua aperado de SkE, ni tenos la nunan malpli altan tarifon ĝis la fino de aprilo 1985. Por profiti de ĝi, vi devos reaboni antaŭ tiu dato!
Anna Brennan
- 4 –
— pàgina 5 —
PATRINECO KAJ PROFESIO: ĉu la kombino eblas?
Aŭtobiografio de angla verkistino komenciĝas per la senspiriga informo, ke unu el ŝiaj praavinoj havis 25 fratinojn. Por nuntempaj virinoj, bonŝance, la situacio estas iom alia, almenaŭ en la evoluinta mondo. Ankoraŭ troviĝas familioj kun ok aŭ dek infanoj, sed la plimulto preferas limiĝi je du aŭ tri. Tio signifas, ke la periodo, kiam patrineco estas deviga ĉefokupo de virino, iĝis relative mallonga. Dum granda parto de la vivo, virino estas libera elekti alian okupon, se ŝi tion deziras.
En la nuna mondo, la laboro estas unu el la plej gravaj formoj de socia kontakto. (Mi uzas la vorton «laboro» en ĉi tiu artikolo kun la signifo «salajrata laboro».) Por multaj homoj, la laboro donas formon kaj signifon al la vivo. Homo, kiu ne aktivas ekster la hejmo, perdas sian kontakton kun la mondo, sian eblecon influi tiun mondon, sian financan kaj emocian sendependecon. Tial la plimulto da virinoj deziras labori; kaj tial, interalie, homoj timas senlaborecon eĉ se tio ne kaŭzus al ili financajn zorgojn.
Virinoj ne plu devas batali por la rajto labori, kvankam ankoraŭ ekzistas difinitaj malhelpoj en iuj profesioj. Sed ili kutime ne sukcesas partopreni la konkurson egale kun viroj, pro unu malhelpo: la fakto, ke ili naskas. Tamen, la gravedeco kaj nasko mem fizike malhelpas la laboron dum
[BILDO p.5] Desegnaĵo: du manoj tenas grandan slipon kun adreso; unu mano skribas per plumo. Ĉirkaŭ la slipo, manskribitaj vortoj: «ATENTU! SkE havas… …NOVAN ADRESON». Sur la slipo: Anna Brennan, Colle Rasto, I-00039 Zagarolo, Italujo.
- 5 –
— pàgina 6 —
sufiĉe mallonga tempo. Supozeble, foresto de kelkaj monatoj, du aŭ tri fojojn dum la vivo, apenaŭ estus rimarkebla en laborado de 30-40 jaroj. Kial do leviĝas la demando, ĉu eblas kombini patrinecon kaj profesion?
Evidente, la ĉefa problemo ne estas la naskado mem, sed tio kio okazas poste. Junaj beboj postulas multan individuan atenton. Cetere, nur la patrino povas mamnutri ilin, kvankam eblas manĝigi ilin alimaniere. Poste, dum longaj jaroj estas multaj aliaj zorgoj, ĉar la decido havi familion ial aŭtomate kunportas amason da ligitaj taskoj, ekz. butikumado, kuirado, lavado, purigado ktp. ktp. Tamen, nur unu el tiuj taskoj — la mamnutrado — povas esti farata nur de la patrino. Teorie, ĉio alia povus esti farata ankaŭ de la patro, aŭ solvita alimaniere. Ĉu do la patrineco ankoraŭ estas serioza baro, se oni deziras sekvi karieron?
Por esplori tion, ni sendis demandilon al pluraj legantinoj de SkE. Ĝi enhavis demandojn pri la prizorgado de infanoj, interalie dum lernejaj ferioj kaj kiam la infanoj estas malsanaj. Ĉu ankaŭ la edzo okupiĝas (aŭ -is) pri ili kaj pri domtaskoj? Ĉu la intenco havi infanojn influis virinojn dum la edukado aŭ en la elekto de profesio, kaj ĉu ili pro tio iam spertis diskriminacion, kiam ili serĉis laboron?
Ni ricevis sufiĉe multajn, kaj variajn, respondojn. El tiuj, ni aperigas kelkajn en ĉi tiu numero, kaj aliaj sekvos poste. Mi estis aparte trafita de komento de Sybil Sly. Ŝi skribis, ke el la tri okupoj laboro, familio kaj Esperanto, eblas kombini du, sed verŝajne ne ĉiujn tri. Efektive, ĉu ekzistas homo, kiu sukcese kombinas pli ol du ĉefajn okupojn? (La tria ne nepre devas esti Esperanto, sed iu ajn alia intereso.) Unuavide, ŝajnas ke multaj viroj ja sukcesas, sed en la praktiko, ili dediĉas nesufiĉan tempon al la familio, do ili fakte havas nur du ĉefajn okupojn. Sed iu devas pensi pri la familio, kaj se tiu homo ankaŭ laboras plentempe, ne restas energio por aliaj interesoj. Legu tiuteme la artikolon de Virge Hallop en ĉi tiu numero.
La mondo de laboro estis kreita de viroj; virinoj apenaŭ povis partopreni ĝin ĝis ĉi tiu jarcento, aŭ, plej frue, la fino de la lasta. La viroj ne bezonis pensi pri infanoj, butikumado, kuirado ktp. — pri tio okupiĝis aliaj homoj. Do la labormondo funkciadis laŭ tiu supozo. Virinoj finfine ricevis la rajton eniri la labormondon, sed por fari tion, ili
- 6 –
— pàgina 7 —
devis akcepti ĝiajn regulojn. Tiuj reguloj ne antaŭvidis la neceson okupiĝi pri infanoj kaj domtaskoj.
Nuntempe preskaŭ ĉiuj virinoj laboras, sed la reguloj de la labormondo apenaŭ ŝanĝiĝis. Tamen, beboj kaj domtaskoj ne intertempe malaperis, kaj iu devas trovi la tempon okupiĝi pri ili. Ekzistas du eblecoj: aŭ oni povas ŝanĝi la regulojn, aŭ oni povas trovi manieron liberigi laboristojn de la hejmaj taskoj. Ĝenerale, la socio preferis la duan solvon. Bebon oni povas nutri per botelo. Infanojn oni povas meti en vartejojn aŭ sendi al lernejo. Purigadon kaj lavadon oni faras per maŝinoj. En socialismaj landoj oni ankaŭ povas rapide manĝi en malmultekostaj manĝejoj.
Sed tio nur parte solvas la problemon. Prizorgado de hejmo ankoraŭ postulas sufiĉe da tempo, eĉ se malpli ol antaŭe. Vartejoj ne prizorgas infanojn kiam ili estas malsanaj, kaj lernejoj havas longajn feriojn. Kaj ekzistas alia, pli grava, punkto. Multaj virinoj tamen deziras mem prizorgi siajn bebojn, precipe dum la unua jaro. Ili ja volas havi tempon por sia familio — sed aliflanke ili ne deziras tute fortranĉi sin de la mondo de laboro. Pro neceso kaj elekto, ili ne povas dediĉi sin tiel plene al la laboro kiel viroj, kaj tio signifas, ke ili havas malpli da ŝanco atingi la gvidajn poziciojn (kie ili povus, cetere, ŝanĝi la regulojn, por ke la labormondo pli taŭgu por homoj kun infanoj).
Finfine oni komencas konsideri la alian eblecon: tio estas ŝanĝi la regulojn de la labormondo. En la artikolo de Virge Hallop, ekzemple, vi legas kiel ŝia laborejo adaptiĝis al la virinoj kun beboj. Ellie Stein priskribas interesan eksperimenton en Usono: «dividata laboro». Se ĉiuj, kaj virinoj kaj viroj, laborus malpli longajn horojn, ili havus pli da tempo por sia familio. Viroj pli bone konus siajn infanojn, kaj povus fari sian parton de la domtaskoj. Virinoj ne estus devigataj elekti inter la familio kaj la profesio, ĉar eblus kontentige okupiĝi pri ambaŭ.
Eble tio sonas utopia. Sed pripensu: en multaj landoj nun ekzistas senlaboreco. Tio fakte rezultas el malegala divido de la havebla laboro, tiel ke kelkaj homoj laboras longegajn horojn dum aliaj faras nenion. Estus preferinde dividi la laboron pli egale inter ĉiuj. (Kelkaj landoj, kompreneble, solvas la problemon de superfluaj laborfortoj per la kreo de superflua laboro; ankaŭ ili povus mallongigi la horojn.)
- 7 –
— pàgina 8 —
Nuntempe, la sola maniero sukcesi en la kariero estas dediĉi sian tutan animon al la laboro. Ĉu iam okazos, ke homoj povos atingi la plej altajn postenojn, sed ankaŭ reteni liberan energion por okupiĝi pri aliaj interesoj?
Anna Brennan
BRAZILO:
Mi havas kvar gefilojn: 13, 10, 7 kaj 7 (ĝemeloj). Mi ĉesis labori dum tri monatoj okaze de la nasko de miaj gefiloj; tio akordiĝis kun mia deziro. Post la nasko mi daŭrigis en la sama posteno.
Mi ne havis problemojn kiam miaj infanoj estis junaj. Mia edzo ĉiam helpas min en ĉiuj laboroj ĝenerale. En mia urbo ne estas infanvartejo kiu prizorgas infanojn dum la tuta tago, escepte de tiuj por gefiloj de manlaboristinoj aŭ de hejmaj servistinoj, kiuj pagas tre malmulte aŭ neniom. Ĝenerale tiuj vartejoj estas religiaj. Ili estas malfermitaj dum la tuta jaro.
Mi estas instruistino. Mi laboras nur posttagmeze. Ĝis la infano atingas sian trian jaron, mi lasas ĝin hejme prizorgata de servistino. Tri-jara ĝi iras kun mi al la lernejo. Mi elektis esti instruistino, ĉar mi povas decidi kiom da horoj mi laboras ĉiutage. Alia profesio ne permesus al mi tiom da libereco.
Mi ne spertis diskriminacian sintenon ĉe dungantoj pro tio ke mi havas infanojn. La situacio por patrinoj en mia lando pliboniĝas pro la humanecaj leĝoj kiuj aperis dum la lastaj jardekoj.
Norma Passini
BRITUJO:
Mi neniam «laboris», ĉar mi prizorgis maljunajn gepatrojn kaj blindan onklon kaj poste la familion. Mi ne ĝis nun povas pensi pri esperantistino, kiu kombinas laboron, familion kaj Esperanton! Verŝajne du el la tri eblas, sed ne ĉiuj! Mi ĉiam komentas pri la deziro de multaj virinoj «labori», ke ni virinoj ne devas senti nin malegalaj al viroj, se ni laboras hejme.
Sybil Sly
- 8 –
— pàgina 9 —
ESTONA SSR:
Mi havas du infanojn, 12-jaran filon kaj 10-jaran filinon. Post ilia naskiĝo laŭ la leĝoj mi ricevis du-monatan plene salajratan forpermeson kaj trian monaton kiel ĉiujaran pagitan ripozon. Poste estis leĝa ebleco resti hejme, ĝis la infanoj iĝas 1-jaraj. Tio estas senpaga forpermeso, sed oni rezervas la antaŭan postenon. Okaze de pli longa foresto oni tion ne garantias. Tamen, malgraŭ mia deziro, mi ne povis uzi la nepagatan forpermeson. Tiutempe niaj familiaj enspezoj estis duoble pli malgrandaj ol nun, ĉar mia edzo decidis daŭrigi studadon. Feliĉe mi havas patrinon, pensiulinon, kiu povis resti ĉe la infanoj dum mia laboro.
Dum labortago mi rajtis venadi hejmen por mamnutrado. Mia laboro postulas laboralternojn, sed kiam la infanoj estis malgrandaj, oni ebligis al mi ne labori en matenaj alternoj (8-14h00), sed posttagmeze, ĉiun duan tagon ekde la 3a horo ĝis malfrua vespero. Tiuokaze mi povis unu tutan tagon esti hejme mem kaj la duan tagon antaŭtagmeze fari ĉion necesan por la posttagmezo, tiel ke la avino ne havis tro multe da klopodoj. Laŭ la neceso kaj eblecoj vespere helpis ankaŭ miaj fratinoj. La patro zorgis pri la infanoj sabate kaj dimanĉe, kiam mi havis precipe longajn laboralternojn kaj li ne havis lekciojn. Nun li ne plu studas kaj helpas en ĉiuj sferoj de hejma mastrumado (ordigado, butikumado ktp.) krom kuirado de pli komplikaj manĝaĵoj; li preferas nur varmigi ion. Sen patrino mi tamen estus devinta pli longe resti hejme mem, ĉar pli gravas sanaj infanoj ol la laboro ekster hejmo.
Nun estas jam novaj, pli favoraj leĝoj. Patrino ricevas la saman 2-monatan pagatan forpermeson plus parte pagatan libertempon, ĝis la infano fariĝas 1-jara. Poste ŝi rajtas resti hejme sen salajro ankoraŭ duonjaron. (Tio signifas ankaŭ, ke tiuokaze oni enkalkulas tiun forpermeson en la ĝeneralan laterdaŭron kiel laboritan tempon, kio gravas koncerne la salajron kaj precipe la pension.) Se ŝi volas resti hejme pli longe, ne plu estas garantiata la antaŭa posteno.
Kiam la infanoj fariĝis 1-jaraj, oni akceptis ilin en infanvartejon. Post ilia 3-jariĝo ili daŭrigis en infanĝardeno. Infanvartejojn kaj infanĝardenojn mi povas nur laŭdi. Ili estas sendube la plej bona edukebleco por la infanoj kaj tre
- 9 –
— pàgina 10 —
oportuna helpo por la gepatroj. Ili funkcias 12 horojn, de la frua mateno ĝis vespero. Ili kostas malmulte, ekzemple 2,5%-3% de niaj monataj enspezoj. Kaj kvankam dum la lastaj 15 jaroj meza salajro en Estonio, same kiel en nia familio, duobliĝis, la kosto de infanvartejoj ne altiĝis. La infanoj estas bone prizorgataj, riĉe (kaj science!) nutrataj kaj altnivele edukataj. Ili ne nur ludas, sed ankaŭ lernas, gimnastikas, muzikas, manlaboras, ekskursas ktp. Precipe bonaj kondiĉoj estas en entreprenaj infanĝardenoj, kiuj aldone al la ŝtata subteno ricevas subtenon de la entreprenoj, ekzemple por specialaj fremdlingvaj lecionoj aŭ io alia. Novaj infanĝardenoj havas basenon. Ĉiuj edukistinoj havas fakan pedagogian scion. Hejme neniuj gepatroj povas dediĉi al la infanoj tiom da tempo kaj multfakaj scioj. Krome la infanoj estas tie sub bona medicina kontrolo.
Patrinoj povas trankvile labori kaj ne zorgi pri tagmanĝo por la infanoj, ĉar ili preskaŭ senpage ricevadas plenan tagmanĝon en la lernejo. En la kazo de grandaj familioj, kie estas tri infanoj aŭ pli, lerneja tagmanĝo estas tute senpaga, kaj estas rabato en infanvartejoj.
Diskriminacion mi ĉe la laboro ne spertis, kvankam kompreneble mi ne povis plenforte labori, kiam la infanoj estis malgrandaj. Kelkfoje tage mi venis hejmen por mamnutri ilin, ofte devis esti kun ili hejme. Kontraŭe, ekzemple, oni ebligis al mi labori dum la plej konvenaj horoj. En nia laborejo laboras ankoraŭ kelkaj patrinoj, kiuj havas la samajn problemojn, kaj ni ĉiam laŭ la neceso reciproke anstataŭas aŭ helpas unu la alian.
Virge Hallop
FR GERMANUJO:
Ĉi tie oni ja ricevas duonan jaron da libertempo post nasko de infano kaj poste oni teorie povus daŭrigi en la sama posteno. Por mi persone tiu tempo estis tre grava; mi havis la eblecon bone pripensi mian situacion. Mi volis daŭrigi en mia profesio, sed kion fari pri la infano dum tiu tempo? Mia edzo estis ankoraŭ en la profesia prepartempo kaj laboris tuttage ĝis la vespero — do, ne povis prizorgi ĝin. Mi ĉiukaze nur volis labori dum duona tago por ke mi havu sufiĉe da tempo por la mastrumado, la infano, la edzo kaj
- 10 –
— pàgina 11 —
por mi mem. Se mi dungus dum miaj laborhoroj gardistinon por nia filo, ni finance havus preskaŭ nenian avantaĝon. Ĉu tio valorus? Tio estas certe grava demando, sed unue mi ĉefe pro tiu kaŭzo rezignis denove komenci.
Intertempe nia infano estas preskaŭ du jarojn aĝa kaj mi ne plu tiel bedaŭras tiun paŝon. Mi tre aktiviĝis en multaj honoraj oficoj kiujn mi ĉefe povas plenumi hejme, kaj kiuj ankaŭ sufiĉe kontentigas min. Kompreneble tiun eblecon mi nur havas, ĉar mia edzo tre subtenas min. Se li ne ofte prizorgus la infanon, mi ne havus unu trankvilan minuton por fari iun sencohavan laboron.
Mi certe ne sentas min iel diskriminaciata ĉar mi havas infanon. El mia vidpunkto tio ne estus la ĝusta vorto. Oni bezonas multe da nervoj kaj multe da tempo, sed por mi la vivo kun infano estas ĉiutaga provoko. Mi verŝajne havus malpli da problemoj esti kontenta kun mia vivo, se mi laborus en mia ĝusta profesio, ĉar mi tre ŝatas ĝin. Nun mi ŝatas mian infanon kaj multajn aliajn aferojn krome. Same kiel mi neniam laboris sole en mia profesio tiel mi ankaŭ ne sole havas infanon.
Mi nepre bezonas la senton kaj la certecon ke mi ne estas sola kun nia infano. Kun edzo, kiu ŝiavice partoprenas en la edukado kaj prizorgado, ĉio povas bone funkcii kaj laŭ mi nur tio estas fundamento por bona familia kunvivado.
Barbara Brandenburg
HUNGARUJO:
Mi havas du filojn. Unu estas 8-jara kaj frekventas la trian klason en la elementa lernejo; la alia estas 5-jara infanvartejano. Mi abiturientiĝis kiel kemia teknikisto kaj tuj poste komencis labori en kemia esplorinstituto. Pro la nasko de la du infanoj mi ĉesis labori entute sep jarojn. Tiu periodo inkludas la gravedecon, naskon kaj postnaskan zorgadon de la du infanoj. En Hungario virino rajtas peti sensalajran libertempon ĝis la tria naskiĝdatreveno de ĉiu infano. Dume la ŝtato pagas ĉiumonate sumon al la patrino. Tio akordis kun mia deziro, kvankam dum la lasta jaro de mia hejmrestado, mi jam volonte pensis pri reveno al mia profesia laboro. Kiam mia dua filo fariĝis tri-jara, mi reiris al mia antaŭa posteno. Estas leĝo en nia lando
- 11 –
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
DEFENDO DE HONORO
La brazila juro rekonas «pravigeblan defendon de sia honoro» kiel akcepteblan konduton. Tial kortumo en Belo Horizonte senkulpigis viron, kiu mortigis sian edzinon ĉar ŝi volis lasi lin pro alia viro.
La ĵurio opiniis, ke lia ago estis pravigebla, sed ke li uzis troan rimedon laŭ la brazila leĝaro. Li ricevis du-jaran «pendantan» kondamnon (tio signifas, ke nur se li denove agos kontraŭleĝe, li estos malliberigata dum du jaroj).
La atestaĵoj dum la proceso inkluzivis studon, kiu montris, ke post simila verdikto en São Paulo en 1979, en tiu sama urbo okazis 722 pliaj kazoj en kiuj viro mortigis kunulinon. Virinaj grupoj en Brazilo timas, ke tiaj verdiktoj eble kuraĝigos plioftigon de perforto kontraŭ virinoj.
NE PLU VIRINA CIRKUMCIDO
La prezidento de Kenjo, Daniel arap Moi, estas la unua ŝtatestro en Afriko, kiu malpermesas cirkumcidon de virinoj en sia lando. Kiam li aŭdis, ke lastatempe 14 junulinoj mortis pro perdo de sango post cirkumcido, li oficiale malpermesis ĝin. La polico ricevis ordonon aresti pro murdo iun ajn, kiu kaŭzas la morton de virino per cirkumcido. Moi diris: «Mi neniam konsentos al la morto de infanoj dum mi estas prezidento de ĉi tiu lando.»
EGALA SALAJRO
La vira trinkejo-servisto portis la varojn al la hotelo trinkejo. La trinkeja servistino, Myrtle (mertl) Preston, metis ilin sur la bretojn. Ĉu temas pri egala laboro? Nord-irlanda tribunalo decidis ke jes. La hotelo, kie laboras la du homoj, ricevis ordonon pagi 454 britajn pundojn por retrospektive egaligi la diferencon inter iliaj salajroj dum la lastaj du jaroj.
KNABINOJ MURDITAJ EN ĈINUJO
En Ĉinujo denove plioftiĝas la mortigo de inaj beboj en kamparaj regionoj. Ĉinujo havas tre rigoran politikon, laŭ kiu familio ne rajtas havi pli ol unu infanon. Sed en la kamparo restas la malnova ideo, ke filo valoras pli ol filino. Filoj laboras en la kampoj kaj prizorgas la maljunajn gepatrojn. Sed filinoj simple konsumas manĝaĵojn kaj poste foriras al alia familio. Rezulte de ĉi tiu pensomaniero, paro kiu naskas filinon preferas mortigi ŝin kaj atendi filon.
Ne ekzistas oficiala statistiko pri infanmortigado, sed la oficiala gazetaro enhavas multajn raportojn pri ĝi. Laŭ kantona ĵurnalo, en kelkaj vilaĝoj oni dronigas knabinojn tuj post la nasko. Kiel rezulto, viroj ofte malfacile trovas edzinon.
Multaj kamparanoj ankoraŭ kredas, ke la patrino iel fiksas la seksn de infano. Tial viro
- 12 –
— pàgina 13 —
suferigas sian edzinon, se ŝi naskas knabinon, kvankam la registaro strebas disvastigi la informon, ke la patrino tute ne respondecas pri tio. Provante malhelpi la infanmortigadon, la instancoj komencas grandegan programon por eduki la publikon.
PROTESTA AFIŜADO
Iun nokton fine de aŭgusto ĉagrenitaj kaj decidemaj virinoj gluis afiŝojn plurloke en la tuta Svedujo, de Malmö en la sudo ĝis Piteå en la nordo. Ili havis jenan tekston (en traduko):
«Aŭskultu vi kacoj en la sociaj pintoj. Estas ni kiuj decidas pri niaj korpoj.»
La kialo por la afiŝado estas ke la virinoj timas, ke oni limigos la rajton pri libera abortigo, ĉar la sveda parlamento nomis komitaton por kontroli la abortleĝon. Samtempe kun la afiŝado oni sendis leteron al 60 parlamentanoj viraj, i.a. al la kvin partigvidantoj. Oni petis ilin doni sian opinion pri la t.n. «libera abortigo». La letero estis subskribita de «La Virina Movado en Svedio» kaj finiĝas per jena frazo:
«Lasu nin decidi pri niaj korpoj laŭ nia volo. Volonte pri viaj kacoj faru leĝojn pri kontrolo. En la nomo de Dio, de la Patrino, de la Filino kaj la Sankta Spiritino! Amen!»
Ĉar la afiŝado estis kontraŭleĝa oni subskribis la nomojn nek de la organizaĵoj, nek de la virinoj, kiuj agis. En proksimume 25 lokoj tra la lando oni gluis afiŝojn. En Stokholmo aperis 3000 diversloke, precipe sur la multaj balotdometoj, kiuj troviĝas ĉie en la urbo. La virinoj diras: «La senlaboreço estas granda kaj estas propagando por ke ni restu hejme kaj ne prenu la laboron de la viroj, por ke ni estu denove nur patrinoj.» La virinoj protestas ke, kiam mankas laboro, estas ĉiam la virinoj, kiuj devas pagi per senlaboreco, kaj ke oni volas preni de la virinoj la rajton decidi pri sia vivo. Unue per ŝanĝo en la leĝoj pri abortigo, sed ankaŭ per manko de infanvartejoj kaj pli altaj kostoj por la prizorgado de infanoj, kio devigas la virinojn resti hejme.
BONAJ ŜOFOROJ
Komisiono pri seksa diskriminacio, en la usona ŝtato Nov-Ĵerzejo, proponis, ke virinoj devus ricevi apartan konsideron ĉe asekurado de aŭtomobilo. Ŝajne, laŭ la statistiko, la plej sekura ŝoforo estas mezaĝa edzino. Usonaj kompanioj pri aŭtomobil-asekuro bazas siajn kotizojn sur aĝo, sekso kaj geedza stato.
Informojn provizis: ♀ Betty (beti) Manson, Us.; ♀ Märtha (merta) Andréasson, Ŝved.; ♂ Conrad Fisher (konrad fiŝr), Us.
[REKLAMO p.13] Kadro kun la teksto: «…malantaŭen»
— pàgina 14 —
garantianta al virino, kiu denove laboras post nasko, la saman postenon, kiun ŝi havis antaŭe.
Mia intenco fariĝi patrino okazis multajn jarojn post mia abiturientiĝo kaj eklaboro, do la patrineco neniel povis influi sur mian sintenon rilate edukadon aŭ profesian laboron. Mi havis sanproblemojn, kiuj devigis min kuŝi en lito dum la monatoj de miaj du gravedecoj. Cetere, mi devis zorgi pri mia malsana patrino. Dum tiu tempo mia edzo okupiĝis pri hejmaj taskoj. Poste li zorgis pri la infanoj hejme, akompanis ilin al la infanvartejo inter ilia tria kaj sesa jaro, promenis kun ili eksterdome kaj ludis kun ili sur la ludtereno kaj en la parko. Krome, li kutime lavas en la kuirejo, aĉetas nutraĵon, kaj kuiras por si dum la semajno, kiam la aliaj familianoj manĝas en la laborloko, lernejo kaj infanvartejo.
En Hungario la situacio rilate infanvartejojn estas favora. Ĉar la infanvartejo, kiun vizitis niaj filoj, estis entreprena vartejo, ili estis akceptitaj sen malfacilaĵo, sed kelkfoje en aliaj lokoj ne estas tiel facile akceptigi infanon, kaj tiel estiĝas problemoj. La prizorgado estas kontentiga kaj ne multekosta. La monata pago estas kalkulita laŭ la salajroj de la gepatroj, kaj la infanvartejoj ricevas ŝtatan subvencion. La horoj akordas kun la laborhoroj de la entrepreno: de la 6h30 ĝis la 17h30. Dum la somero la infanvartejo restas fermita por purigado kaj farbado dum nur du semajnoj. Tiutempe nia familio ferias en entreprena somerumejo. Ĉar miaj infanoj vizitis la infanvartejon post sia tria jaro, la dumtaga prizorgado ne estis problemo por mi, kiam mi reiris labori. Dum la lernejaj ferioj troviĝas specialaj aranĝoj por la infanoj kiel sport-lernejoj kaj feriaj lernejoj, en kiuj la infanoj ludas kaj ekskursas.
Ĝis la tria jaro de la infano, laboranta patrino aŭ patro rajtas resti hejme pro malsano de la infano maksimume 60 tagojn dum la jaro. Dum tiu tempo la socia asekuro pagas apogmonon ekvivalentan al 75% de la salajro. Inter la 3a kaj 6a jaro de la infano, la maksimuma tempo estas 30 tagoj en la jaro. Problemoj venas post la sesa jaro de la infano, kaj tiam ni uzas nian libertempon. Se ĝi jam elĉerpiĝis, estas eble peti sensalajran libertempon.
Ne influis sur mian elekton de laboreblecoj la fakto, ke mi havas infanojn. Rilate diskriminacion, mi povas diri, ke mi
— pàgina 15 —
spertis ĝin certagrade. Laŭ hungara leĝo, ankaŭ virino, kiu restas hejme pro nasko kaj infanzorgado, regule ricevas salajroaltigon same kiel tiuj, kiuj daŭre laboras. Tio okazis ankaŭ al mi. Sed kiam mi komencis denove labori post la forpaso de du jaroj, por ne altigi mian salajron, oni donis la pretekston, ke kvankam mia laboro estas perfekta, mi forestis tro da tempo pro la malsanoj de miaj infanoj.
Ĉar ĉio progresas nuntempe sur la tereno de la socia asekuro, mi antaŭvidas, ke la situacio en nia lando estos pli bona, kiam niaj infanoj estos plenkreskaj.
Éva Golden
SVEDUJO:
Mi estas 31-jara kaj havas filinon sep-jaran. Mia profesio antaŭ la nasko estis kaj ankoraŭ estas sekretario. Mi havis ses monatojn da ofica libertempo pro la nasko de la infano, sed volonte havus ankoraŭ ses monatojn, kio estas laŭleĝa nuntempe en Svedio. Reveninte al mia ofico post la ofica libertempo mi laboris tuttempe de 8h30 – 17h00, de lundo ĝis vendredo.
Mia filino ofte estis malsana kaj mi komprenis, ke mi devus resti hejme iom pli ĉe ŝi. Tial mi iris al mia dungitara ĉefo kaj demandis pri la ebleco labori parttempe. Ĉar mi laboras en ŝipekipa firmao, kiu estas tre konservativa kaj precipe kontraŭas parttempan laboron, mia peto ne sukcesis.
Tiam decidis mi, rekte paroli al miaj estroj. Mi diris ke, se mi ne povos labori parttempe, mi devos ĉesi mian laboron kaj serĉi alian. Tion miaj estroj ne volis kaj ili decidis iri al nia aganta direktoro kaj tie peti parttempan laboron por mi. Post multe da tedaj admonoj kaj konvinkado, miaj estroj finfine sukcesis aranĝi parttempan laboron, po tri tagoj semajne je mia kutima posteno.
Post kelkaj jaroj da tia laboro, kiu funkciis tre bone, ekestis kriza tempo por ŝipekipado kaj nia firmao decidis maldungi parton de la laboristaro. En mia sekcio oni decidis forigi kelkajn oficistojn: tiuj estis mi kaj alia virino kiu laboris tuttempe. Sed mi jam laboris 5½ jarojn pli longe ol la alia virino. Malgraŭ tio, ke mi kaj havis pli longan deĵortempon kaj ke miaj estroj kaj laboramikoj volis ke mi restu, oni decidis ke mi translokiĝu al alia
— pàgina 16 —
sekcio. Mi protestis kaj eĉ proponis labori tuttempe, nur por resti ĉe mia propra ofico. Mi ja laboris dum naŭ jaroj kaj ege ŝatis mian laboron. Ankaŭ mia sindikato enmiksiĝis kaj opiniis, ke mi restu, se mi pretas labori tuttempe denove.
Spite al ĉiuj argumentoj, la dungitara sekcio decidis aliloki min. Ili klarigis ke oni ne povas pro la krizo plimultigi postenojn kaj ke mi devus esti dankema pro mia parttempa laboro (ĉar mi ja iam petegis pri tio). La sindikato ne povis helpi min, ĉar se temas pri parttempa laboro, la kondiĉoj estas pli malbonaj kaj la sindikato ne povas fari samajn premojn al la dunganto. Mi estis translokita al konsiderinde malpli altranga laboro ĉe tajpista agentejo, sed feliĉe post iom da tempo mi ekhavis alian laboron helpe de alia estro.
Ĝis hodiaŭ mi tie laboris. Sed nun la situacio estas tia, ke miaj labortaskoj kreskas kaj al mi ne eblas fari ĉion dum nur tri tagoj semajne. Mia filino nun estas sep-jara kaj komencis la lernejon. Pro tio mi petis la rajton labori po unu plia tago semajne aŭ eĉ tuttempe, sed denove la dungitara ĉefo malhelpas. Lia sola ambicio ŝajnas esti malhelpi la homojn, precipe virinojn. Denove li ripetadas ke mi devus esti kontenta pro mia parttempa laboro. Kaj se mi havas tro multe por fari li forigos kelkajn taskojn. Tio signifus konsiderinde malpli da flekseblo je mia laboro. Sed tio ne zorgigas lin. Do mi devas tutvive resti ĉe mia parttempa laboro kaj esti dankeme kontenta ke mi havas ĝin, ĉar novan oni malfacile ekhavos en Svedio, lando de senlaboreco.
Anjo
USONO:
Pli kaj pli da virinoj en Usono realigas sian celon atingi pli bonan edukadon en elektitaj fakoj. Sed, ricevinte sian diplomon post minimume kvar jaroj en la universitato, dilemo ofte alfrontas la virinon, kiam ŝi pli-malpli baldaŭ devas decidi, ĉu ŝi kapablas ĵongli karieron kun vivo de dommastrino.
En Usono, kiel ĉie en la mondo, plialtiĝas la vivokostoj, kaj tiu situacio kreas ĝenon en la pensoj de geedzoj: ĉu ili
— pàgina 17 —
havu familion aŭ ĉu ili ne risku la naskon de beboj? Ofte la virino devas decidi, ke la paro prokrastu la naskon, ĝis ili havos sufiĉe da mono por subteni familion.
Sed, kio pri tiuj virinoj kiuj ja havas infanojn kaj, ĉu pro neceso, ĉu pro elekto, serĉas laboron? Kion ili spertas hodiaŭ en Usono?
Multfoje la virino trovas ke, kvankam ŝi preparis sin en speciala fako, tio ne garantias laboron por ŝi. Ekzistas multaj obstakloj en ŝia vojo. Unue, senlaboreco pliiĝas en Usono. Ŝi devas esplori ĉu eblecon trovi laboron en la propra fako. Se ĝi ne estas havebla, ŝi devas esplori, kia laboro estas farebla. Ĉu la salajro valoras ke ŝi forlasu la hejmon?
Ne malpli grava al la virino, kiu ja trovas laboron, estas la problemo pri vartado de la infanoj, kiujn ŝi forlasas por la labormondo. En la plej bona okazo, la infanoj havas avinon aŭ onklinon kiu helpas. Sed plej ofte tio ne okazas.
Bedaŭrinde, en Usono la statistikoj indikas, ke eksedziĝo nun plimultiĝas kaj pro tio virinoj ofte troviĝas en la duobla rolo de dommastrino kaj laboranto. Nuntempe ekzistas 2 299 000 hejmoj en Usono en kiu nur unu persono estras la familion. Tiu persono plej ofte estas patrino kun infanoj malpli ol ses-jaraj. (Temas pri virinoj, kiuj neniam edziniĝis, eksedziniĝis, aŭ estas vidvinoj.) Laŭ la prognozo, en la jaro 1990 estos 7 519 000 laborantinoj kun tiaj junaj infanoj.
La bildo estas eĉ pli malgaja kiam oni konsideras, ke la nuna usona registaro voĉdonis nuligi la plej efikan programon pri la vartado de infanoj, la Ĝenerala Akto pri Dungado kaj Trejnado. Tiu programo okupiĝis pri helpo al vartejoj kaj trejnado de infan-vartistoj. Nun, sen tiu programo, la virinoj alfrontas pli da malfacilaĵoj kiam ili serĉas bonan vartadon por siaj infanoj.
Pli esperiga evoluo estas tio, ke kelkaj entreprenoj nun provizas vartejon. Tio faciligas la situacion. En Freeport (friport), Teksaso, Intermedics (intermediks), kiu fabrikas kuracilojn, proponas infanvartejon al 292 dungitoj. Tiu vartejo helpas kaj plimultigi la dungitojn, kaj pli facile dungi profesiulinojn.
— 17 —
— pàgina 18 —
Alternativa vojo por la virino, kiu volas labori en sia propra fako, estas tiu kiun oni nomas «dividata laboro». Tio signifas, ke du virinoj laboras duontempe pri la sama tasko, kaj egale dividas la salajron. La dungisto akceptas tian dividatan laboron pro tio ke la dungitoj havas sufiĉe valorajn kapablojn. Tiel la du povas elekti siajn proprajn laborhorojn, kun la respondeco kaj kompreno ke ili kune plenumu la taskon. Al kelkaj virinoj ĉi tiu aranĝo estas bonega pro tio ke ili havas pli da horoj en la hejmo. Okazoj por tia dividata laboro estas nuntempe malmultegaj. Espereble en la estonteco ĝi ja estos havebla al pli da virinoj.
Kompreneble la problemo pliiĝas dum pli kaj pli da virinoj nun trovas sin aŭ pro neceso aŭ pro elekto en la labormondo.
Ellie Stein (eli stajn)
Karaj okcidentaninoj!…
Turan Sagafi ♀, Irano
Leginte en SkE artikolojn pri ekzemple prelego por helpi virinojn, kiuj havas problemojn pri parolado antaŭ publiko, aŭ kial la baza formo en Esperanto estas vira, mi demandas, ĉu por okcidentaninoj ĉiuj aliaj gravaj problemoj de la vivo jam estas plensolvitaj? Kaj ĉu nenia malfacilaĵo plu ekzistas por ili, tiel ke nun ili okupiĝas pri tiaj bagatelaj «problemoj»?
Karaj okcidentaninoj! Konatiĝu iom kun niaj problemoj, el inter kies multnombraj kazoj, kiujn ni frontas ĉiutage, mi volas hodiaŭ skizi nur unu:
En mia lando ekzistas multe da malproksimaj vilaĝoj, kies loĝantoj konas neniujn el la hodiaŭaj komfortaĵoj. Tiuj vilaĝanoj tre malofte vizitas urbojn. Eĉ tiuj, kiuj aĝas pli ol kvindek jarojn, neniam alpaŝis proksimajn urbojn.
Lernejoj — se ili ekzistas — havas plejofte nur kvin klasojn, kiujn plejparte vizitadas nur knaboj, ĉar kutime knabinoj devas resti endome por helpi iom la patrinon en ŝia trolaciga laboro!
— 18 —
— pàgina 19 —
Krom la ĝeneralaj premoj kaj maljustaĵoj, kiuj suferigas ĉiujn virinojn, tiaj kompatindaj vilaĝaninoj iranaj devas elteni ankoraŭ pliajn suferadojn, de la flanko de la edzo. Tiuj mizerulinoj eĉ ne havas permeson manĝi inter siaj familianoj aŭ gastoj. Edzoj ofte batpunas korpe aŭ enkarcerigas ilin.
Viro diris: «Ĉiufoje, kiam okazas kunveno aŭ publika debato en la vilaĝo, mi enkarcerigas mian edzinon. Mi neniam permesas al ŝi akompani min ekster la vilaĝon, ĉar ne decas, ke ŝi kleriĝu aŭ akiru iun ajn scion. Pli bone, ke virinoj restu ĉiam senspertaj»!!
Tre granda parto de la laboroj falas sur la ŝultrojn de la virinoj. Matene ili vekiĝas je la aŭroro kaj tuj komencas la penigajn taskojn de la tagdaŭro. Unue ili melkas la ŝafojn, kaj poste, kunprenante grandajn sitelojn kaj kaldronojn, ili pretigas sin por iri al la fonto por preni akvon, ĉar ilia vilaĝo ne posedas akvan konduktubon. Ĉiutage, pli ol dekkvin fojojn, ili surkapigas aŭ manprenas grandajn ujojn plenajn je akvo kaj portas ilin hejmen. La infanoj, kaj precipe knabinoj, ege helpas la patrinon en ŝiaj laboroj, kaj dumtage ili plurfoje portas malpurajn vazojn aŭ tolaĵojn por lavado ĉe la rivereto. Tiaj laboroj memkompreneble estas grandaj obstakloj al ilia instruiĝo. Knabino diris: «Mi ege ŝatus instruiĝi, sed mi ne povas lasi mian patrinon sola prizorgi ĉiujn laborojn. Tio ne eblus»!
Krom la prihejmaj zorgoj, tiuj vilaĝaninoj respondecas grandskale pri agrikulturaj laboroj, inkluzive de brutar-bredado. Tiel ŝarĝataj — pli precize, sufokataj — ĉu efektive tiuj niaj samseksulinoj nomiĝas «homoj», aŭ «bestoj je la servo de edzo»? Tion mi demandas min.
HELPU AL SkE!
Sufiĉe alta proporcio de la legantoj de SkE ne havas la eblecon transpagi la kotizon. Ilia kontribuo tamen estas tre necesa; vi povas mem konstati tion, se vi trarigardas ĉi tiun numeron kaj vidas el kiom da tre malsimilaj landoj venis la artikoloj. Se vi mem ne havas transpagajn problemojn, bonvolu laŭeble aldoni malgrandan sumon al via abonpago por helpi SkE teni sian nunan distribuon!
— 19 —
— pàgina 20 —
Publika parolado…
… estas temo, al kiu daŭre revenas la Komisiono por Virina Agado (kaj kiun daŭre kritikas aliaj; vidu la artikolon de Turan Sagafi en p. 18-19).
KVA konsideras la temon grava ĉi tial: ĉar prelegado estas, krom ĵurnalismo, la ĉefa maniero diskonigi informojn kaj opiniojn interne de la Esperanto-movado. Tial ĝi volas trejni virinojn por ke ili povu pli aktive partopreni la agadon de la movado kaj diskonigi siajn ideojn pri la rolo de virinoj.
Post kelkaj ne aparte notindaj provoj dum universalaj kongresoj, KVA organizis tre sukcesan seminarion pri publika parolado en Pisanica, Bulgario, en julio 1983. Aliloke en ĉi tiu numero mi jam pardonpetis al Lilija Koleva, kiu verkis pri tiu aranĝo sufiĉe longan artikolon laŭ mia mendo, sed nun, jaron kaj duonon poste, ne plu havas sencon aperigi tiel detalan raporton. Tamen, ĉar la seminario certe estis ripetinda kaj ripetebla, mi volas mallonge priskribi tion, kio okazas.
La seminario daŭris unu semajnon. Ĉeestis 18 kursanoj kaj kvar gvidantoj. En la mateno okazis praktikaj ekzercoj pri senstreĉiĝo, prononcado kaj spirado, kaj laŭtlegado de preta teksto. Post kelkaj tagoj, la seminarianoj devis mem verki kaj prezenti paroladetojn, kaj reciproke komenti pri siaj prezentoj. Por helpi ilin elekti temon, ili ricevis liston de sugestoj, sed en la fino ili devis prepari antaŭfiksitan temon. En la posttagmezo estis ekskursoj en la regiono (kiu cetere, estas mirige bela), kaj la kursanoj devis ankaŭ prepariĝi por la posta tago.
Ĉu vi volas organizi kurson?
Estus tre facile organizi similan kurson, uzante la saman materialon, kiu estas havebla ĉe Anna Brennan. Ĝi donas ideojn kaj temojn por plurtaga aranĝo, sed oni povus ankaŭ utiligi ĝin dum la ĉiusemajnaj renkontiĝoj de Esperanto-grupo.
Bonvolu peti la materialon de: Anna Brennan, Colle Rasto, I-00039 Zagarolo, Italujo. Se eble, bonvolu sendi 3 irk. por kovri la kostojn de fotokopiado kaj afranko.
— 20 —
— pàgina 21 —
Ĉu pozitiva diskriminacio?
Judith Junger ♀, Nederlando
Antaŭ iom da tempo mi legis en ĵurnalo, ke la Universitato de Leiden (en Nederlando) decidis ne akcepti la proponon de la Ministerio pri Edukado pri pozitiva diskriminacio por virinoj en universitataj postenoj. Temas pri propono doni al la kandidatinoj, kiuj estas egale bone kvalifikitaj kiel viraj kandidatoj, prioritaton en ricevo de postenoj. La komisiono en Leiden klarigis, ke laŭ ĝia opinio ĉiu ajn malegala traktado de homoj, bazita sur haŭtkoloro, raso, religio aŭ sekso, estas maljusta. Do, en la venonteco kandidatinoj por postenoj ĉe la Universitato de Leiden estos same traktataj kiel viraj kandidatoj.
Aliflanke, mi vidis antaŭnelonge anoncojn de la Universitato de Utrecht (ankaŭ en Nederlando). Je la fino aperis linio aldonita: «Egale kvalifikitaj inaj kandidatoj ricevos prioritaton». Kaj mi scias, ke ankaŭ en la Municipa Universitato de Amsterdam oni foje donas al la virinaj kandidatoj prioritaton.
Pri kio fakte temas? Por pli klare juĝi, mi proponas unue forigi provizore la vorton «diskriminacio» el la diskuto. Pro siaj tiom negativaj asocioj, ĝi malebligas objektivan traktadon de la temo. Aŭdante la vorton «diskriminacio», oni aŭtomate pensas pri ekzemple rasa diskriminacio kontraŭ niguloj, aŭ pri religia, ekzemple kontraŭ judoj. Krome mi opinias, ke tiu vorto tute ne taŭgas en la nuna diskuto. Diskriminacio ne rilatas al la situacio. Se nigrulo ne ricevas laboron por kiu li/ŝi estas ja kvalifikita, pro sia haŭtkoloro, oni ĝuste nomas tion diskriminacio, ĉar raso tute ne influas la laborkapablon de tiu persono. Sed en la kazo de prioritato al virinoj en universitataj funkcioj temas pri alia situacio. Estas konate, ke la proporcio de virinoj en altaj universitataj kaj administraj postenoj estas preskaŭ kvinono de la proporcio de studentinoj. Estas ankaŭ sufiĉe konate, ke kiam oni devas elekti inter egale kvalifikitaj kandidatoj, la prefero estas en la praktiko ĝenerale la jena: viroj edziĝintaj, viroj ne-edziĝintaj, virinoj ne-edziniĝintaj, virinoj edziniĝintaj (kun infanoj: eĉ malpli da ŝanco). Kial? Ĉu ne ĉar tiuj respondecaj funkcioj estas bazitaj sur edzino en la ombro, kiu prizorgos la ĉiutagajn vivdetalojn, kaj ebligos al la edzo labori ĝis vespero, partopreni en vesperaj kunsidoj kaj en kongresoj, sen zorgo pri infanoj kaj hejm-
— 21 —
— pàgina 22 —
mastrumado? Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tio estas diskriminacio ĉar edzina stato ne rekte rilatas al la persona laborkapablo.
En la praktiko edziniĝintaj virinoj mankas ĉe la laboro pli ol viroj, ĉar ili tamen ne ricevas sufiĉan helpon pri infanzorgado, kiel tut-tagajn vartejojn, kaj oni konsideras, ke la hejmo kaj la infanoj estas memkomprenebla ilia tasko. Do, laŭ mia opinio, eblas prave diri, ke kiam temas pri altaj postenoj, ja estas diskriminacio kontraŭ virinoj. Fari nenion por ŝanĝi tiun situacion signifas en la praktiko ĝin subteni. Do, la Universitato de Leiden per sia rifuzo doni prioritaton al virinoj fakte helpas la nunan elekto-situacion.
Mi ŝatus nun reveni al la esprimo «pozitiva diskriminacio». Fakte tia diskriminacio estas en la ĉiutaga vivo ĉie akceptata, sed sub aliaj nomoj: subvencio, ekonomia helpo al malriĉuloj, stipendioj por malriĉaj studentoj, ktp. Se oni juĝus ĉiun malegalan traktadon kiel diskriminacion, tiam ankaŭ ĉiu formo de helpo estus diskriminacio kontraŭ tiuj, kiuj ne ricevas ĝin. Necesas rigardi la kuntekston, la tutan situacion en kiu la helpoto troviĝas. Se ŝi/li estas ekzemple infano en familio kun kultura malavantaĝo, por havi egalan ŝancon kiel mezklasa infano ŝi/li ja bezonas apartan helpon. Kritikantoj rigardas nur parton de la faktoj: grupo de infanoj ricevas pli da helpo en lernejo ol alia grupo — do, diskriminacio!
Fakte ne temas pri diskriminacio, nek en tiu kazo, nek kiam oni donas apartan helpon al virinoj, ĉar ne temas pri arbitra traktado. Temas pri malavantaĝa situacio de difinitaj grupoj, pri kiu kulpas la socio. Do la socio havas la taskon reĝustigi la situacion en la praktiko.
Se oni volas, ke la proporcio de virinoj en altaj funkcioj estu pli reprezenta, tiu prioritato estas bezonata. Tiam la vortoj «pozitiva diskriminacio» estas nur vortoj, ŝanĝeblaj kun «subteno». Do, se je la fino de elekto-procedo restus du kandidatoj egale kvalifikitaj por la posteno, unu virino kaj unu viro, oni nepre devus rigardi ankaŭ aliajn faktorojn. Kaj se oni elektus la virinon, ĉar oni volus altigi la proporcion de virinoj en influ-havaj postenoj, al mi ne gravas la vorto, kiun oni uzas. Pli gravas la rezulto, ke eble post kelkaj dekoj da jaroj estos normale elekti virinojn, kaj oni ne plu bezonos «pozitivan diskriminacion».
— 22 —
— pàgina 23 —
REAGOJ
[BILDO p.23] Titolo «REAGOJ» en grandaj literoj super desegnaĵo: du azenoj (aŭ muloj) en silueto, starantaj dorso-al-dorso ĉe komuna trogo, ĉiu tirante en sia direkto al fojnamaso ĉe la kontraŭaj flankoj.
En SkE n-ro 10 aperis artikolo kun la titolo «Pri inoj kaj iroj» de Anna Brennan kaj Marcella Fasani. Ĝi temis pri la uzo de la sufikso -in- en Esperanto, kaj celis montri, ke la nuna uzo estas nekonsekvenca. La artikolo proponis du eblajn solvojn, sed neniu el la du estas plene kontentiga. Ĉi tie ni aperigas kelkajn reagojn al tiu artikolo.
Mi diskutis kun mia filo la eblecon uzi la formon «gepatro», tre bezonata ideo — bedaŭrinde — en la nuna socio. Kaj kial ne «gefilo» anstataŭ «infano» en frazo kia: «Ŝi havas unu mezaĝan gefilon» (t.e. filo aŭ filino)? Kaj: «La ŝafino naskis nur unu ge(ŝaf)idon.» Estas interese, ke tiuj kelkaj junuloj, kiuj volis diskuti la seksan diskriminacion en Esperanto kun mi, estis viraj!
Certe la jama strukturo de la lingvo havas gravecon. Ni nepre ne ŝanĝu la fundamenton de Esperanto, do ni devas akcepti la paron «patro, patrino», k.s. Mi ne sentas diskriminacion en tio — eble la virino gajnas plian gravecon pro la almeto de sufikso!! Ni tutsimple aldonu la singularan uzon de «gepatro» ktp. kiam bezonata, eĉ eble «geulo».
Kaj kiam temas pri ekz. prezidanto, sekretario, kasisto, funkciulo, komitatano, oni nur uzu seksan afikson laŭ bezono, do -in- aŭ -ur- laŭ mia antaŭa propono, kaj ankaŭ ge- estu akceptebla. Tiel la lingvo kreskos, sed ne ŝanĝos sian bazon.
Sybil Sly (sib’l slaj) ♀, Britujo
Mi volas emfazi la urĝecon enkonduki taŭgan sufikson, kiu donus klare viran formon al substantivoj: urĝecon de la propaganda vidpunkto.
En mia politike «verda» partio⁺ estas jam pluraj esperant-
⁺ t.e. politika partio kiu okupiĝas pri ekologiaj demandoj.
— 23 —
— pàgina 24 —
istoj; sed estus ja multaj aliaj se mi povus honeste konstati ke ĝi estas neseksisma lingvo, aŭ almenaŭ estiĝas tia. Ne tre gravas, laŭ mi, kiun sufikson oni elektas, kondiĉe ke la litera duopo ne havas alian uzadon (pro tio mi malakceptus -ir- kaj -us-). Mi persone preferus -iĉ-, analoge je «panjo» kaj «paĉjo», sed plej gravas ke ni — kiuj volas malseksismigi nian lingvon — akceptu unusolan solvon kaj informu la Akademion ke ni intencas enkonduki ĝin.
Christopher (krist’f’r) Fettes ♂, Irlando
Jen sugesto, laŭ trafa rimarko de franca lingvisto. Kial ne tutsimple uzi materialon, kiu jam troviĝas en Esperanto, ekzemple:
| Instruisto | : ĝi | laŭ la modelo: | Ŝafo | : ĝi |
| Instruistino | : ŝi | Ŝafino | : ŝi | |
| Virinstruisto | : li | Virŝafo | : li. |
Tio estas logika solvo, ĉu ne?
Germain Pirlot (ĵerme pirlo) ♂, Belgujo
ĈU DOMMASTRUMADO?
Eble surprizas vin, ke SkE planas aperigi specialan numeron pri hejmaj aferoj, do pri la tradicia virina kampo de dommastrumado, kuirado, manlaborado ktp. Kiel skribis Audrey Childs-Mee, kiu proponis la temon, ni ne malestimu tiujn «virinajn» laborojn.
Tial ni invitas kontribuaĵojn pri:
- Dommastrumado, purigado
- Kuirarto
- Kudrado, trikado kaj aliaj manlaboroj
- Persona tualeto kaj vestado
- Gravedeco, nasko, prizorgado de infanoj.
Cetere, verŝajne vi trovos, ke ne estas tre facile verki pri tiuj temoj. Ĉu vi konas la Esperantajn nomojn de kuirprocedoj aŭ la teknikajn terminojn de kudrado? Plena Ilustrita Vortaro dediĉas ilustritajn paĝojn al botaniko, geometrio, meĥaniko, ŝipoj ktp., sed ne al la diversaj specoj de kudrero. Ĉu la kompilinto ne konsideris tion sufiĉe «serioza» temo por meriti paĝon en vortaro?
Bonvolu sendi kontribuaĵojn ĝis la fino de majo 1985.
— 24 —
Núm. 12, abril de 1985
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 12, abril de 1985.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Numero 12 Aprilo 1985
Sendependa novaĵletero
[BILDO p.1] La kaplinio de la bulteno: la titolo «Sekso kaj Egaleco» en grandaj nigraj literoj sur punktita griza fono, kun la numero kaj dato dekstre.
NOVAĴOJ
En la lasta numero de SkE, mi klarigis, kial ĝi ne aperis de du jaroj: interalie pro la nasko de mia filo, Gabrielo, en la fino de 1982. Nun mi povas fiere anonci la naskon de dua filo, Fabiano, en februaro. Kiel vi rimarkas, ĉi-foje mi sukcesis malfrui nur je du monatoj anstataŭ du jaroj.
Rigardante la amasiĝintan materialon de du jaroj, mi facile povis konstati, kiu temo ĉiam restas proksima al la koro de la esperantistoj. Mi trovis minimume tri sufiĉe longajn artikolojn pri la pronomoj kaj sufiksoj. Eble kelkaj el vi partoprenas la opinion de Marie Bartovská en Ĉeĥoslovakujo; ŝi sendis al mi poŝtkarton, en kiu ŝi komparis la tutan diskuton kun la mezepokaj disputoj pri la nombro da anĝeloj, kiuj povas stari sur la pinto de pinglo. Sed, laŭ la kvanto da leteroj kaj artikoloj, kiujn mi ricevadas pri la lingva demando, por la plimulto ĝi retenas sian fascinon. Do, ni senhonte plu debatu! En ĉi tiu numero vi trovas la kontribuon de Claude Piron pri tiu temo.
Lasta novaĵo: finfine okazas la prezaltiĝo kiun mi minacis en la antaŭa numero. Eskapas nur la usonanoj, por kiuj la abonkosto eĉ malaltiĝas, kaj la japanoj, por kiuj ĝi restas sama. Post pena horo da kalkuletoj en la marĝenoj de malnova ĵurnalo (infanoj ne nur malhelpas redakti revuojn; ili ankaŭ rompas poŝkalkulilojn), mi triumfe aperigas la liston de novaj tarifoj en la interna kovrilo.
Anna Brennan
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj) 16 ned. gld. aŭ 15 irk.
Internaciajn respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4412211.
Redaktoro
Anna Brennan Colle Rasto I-00039 Zagarolo Italujo
Kunlaborantoj en ĉi tiu numero
Brian Holser Hukunaga Makiko Lembe Laanest Dermod Quirke Yamakawa Setuko
Perantoj
Internacia (prezo: 16 ned. gld.): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hoop, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Argentina: Hugo A. Lingua, Casilla de Correo 278, 2000 Rosario.
Brita (prezo: £4,00): Dermod Quirke, P.O. Box 14, Newark, Notts. NG24 4TP. Poŝtĉekkonto 12 463 0006.
Franca (prezo: 45 Ff.): Anne Elise Amblès, 20 bis rue Censier, F-75005 Paris.
Germana (prezo DM 14): VEJGA, Töpferstrasse 20, 4500 Osnabrück.
Itala (prezo: 9000 liroj): Anna Brennan, Colle Rasto, 00039 Zagarolo. (Nur por italaj abonantoj: aliaj prefere pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, aŭ al nacia peranto.)
Japana (prezo: 1500 enoj): Sei to Byodo Hakkokai, p/a Hukunaga Makiko, Saginuma 1-10-5, Miyamae-ku, Kawasaki-si, 213. Poŝta ĝirkonto 0-99911, Tôkyô.
Nederlanda (prezo: 16 gld.): Anna Brennan. Nederlanda poŝtĉekkonto 4412211.
Norvega: Margrete Landmark, Torødveien 109, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Novzelanda: J.T. Allan, 12 Lonsdale Crescent, Wellington 3.
Sveda (prezo: 40 kr.): Märtha Andréasson, 2265 Tolsered, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4880.
Usona (prezo $5,00): Charles Power, 755 Cedar Ave., Long Beach CA 90813.
— 2 —
— pàgina 3 —
Internacia Virina Tago
Ĉi tiu materialo pri Internacia Virina Tago estis komisiita de la Komisiono de UEA pri Virina Agado. La celo estis fari el ĝi libreton pri la festado de Internacia Virina Tago tra la mondo. Bedaŭrinde, kolektinte la materialon, mi ne sukcesis prepari ĝin dum sufiĉe longa tempo! Tial legantoj konstatos, ke kelkaj el la artikoloj estas tre malaktualaj. Tiuj, kiuj rilatas al difinita jaro, priskribas la okazaĵojn de 1982. Sed ĉar la festado de IVT ne fundamente ŝanĝiĝis post tiu dato, mi tamen aperigas la tuton, kun multaj pardonpetoj al la kontribuintoj pro la prokrasto.
Mi bedaŭras informi, ke intertempe mortis unu el la ĉefaj kontribuintoj, Rajna Konstantinova, en aŭgusto 1983.
ab
KIAL JE LA 8a DE MARTO?
Ne plu estas klare, ĝuste kial la dato 8a de marto estis elektita kiel Internacia Virina Tago. De pluraj fontoj mi ricevis fragmentojn de la historio de tiu tago. Ŝajne, nuntempe restas nur pecetoj de la kompleta bildo.
Ĝenerale, la historioj komenciĝas en la sama punkto: en 1857, kiam laboristinoj en la tekso- kaj vesto-fabrikoj de Nov-Jorko manifestaciis en la stratoj de la urbego, protestante pro siaj teruraj labor-kondiĉoj. Laŭ kelkaj fontoj, tiu manifestacio okazis je la 8a de marto; laŭ alia, la dato rilatas al la striko de laboristinoj en la usona urbo Ĉikago en 1909.
Je la 28a de februaro 1909, virinaj membroj de la usona socialisma partio manifestaciis favore al la virina voĉdonrajto. La postan jaron ili jam rekonis la lastan dimanĉon de februaro kiel „Virinan Tagon».
Inter ĉiuj informetoj kaj fragmentoj, elstaras unu evento: la Dua Internacia Konferenco de Socialismaj Virinoj en 1910 en Kopenhago. La fama germana agantino Klara Zetkin [cetkin] faris proponon pri Internacia Virina Tago, kiu estis unuanime akceptita. Tiam la dato ankoraŭ ne estis fiksita je la 8a de marto. Dum multaj jaroj usonaj virinoj daŭre festis ĝin je la lasta dimanĉo de februaro, dum en diversaj eŭropaj landoj ĝi okazis je la 19a de marto. Ne estas klare, kiam la dato estis ŝanĝita al la 8a de marto.
Dum la Unua Mondmilito, multaj nacioj ĉesis observi la tagon, sed en Usono la virina movado plifortiĝis. Oni uzis la tagon por protesti kontraŭ milito kaj militismo.
— 3 —
— pàgina 4 —
[nelegebla] Rusujo oni unue observis IVT en 1913. Sekvis serio de militemaj Virinaj Tagoj, kiu kulminis en 1917; kiam eksplodis ribeloj pro manko de manĝaĵoj, strikoj, kaj amasaj manifestacioj de virinoj. Post la Revolucio, IVT iĝis oficiala festotago en Sovet-Unio.
En Ĉinujo, oni unuafoje observis la tagon en 1924. La virinoj postulis ne nur egalajn rajtojn en laboro, edukado kaj politiko, sed ankaŭ finon al la edzinigo de infanoj, poligamio, kromedzinoj kaj prostituiteco.
KAJ NUNTEMPE?
Aŭstrujo
La virina tago estas ĉie solene festata – ankaŭ en nia lando Aŭstrio. En multaj kunvenoj ĉi-jare oni festis kaj manifestaciis. Tiu tago estis ĉefe destinata al la pac-kampanjoj por malarmado, kaj subskribo de la Linz-apelacio kontraŭ lokado de planitaj mezdistancaj raketoj en Eŭropo. Sed ankaŭ aliaj postuloj estis aŭdeblaj: plibonigo de la vivkondiĉoj por virinoj, instalo de komunikaj centroj, kontraŭ privilegioj por politikistoj. En multaj urboj okazis manifestacioj kaj virinaj mitingoj.
Bulgarujo
Kortuŝan bildon prezentas nia ĉefurbo Sofio ĉiujare je la 7a kaj la 8a de marto: la stratoj estas plenaj de rapide marŝantaj viroj, infanoj kaj virinoj, kun buketetoj enmane, ĉu pli modestaj aŭ pli pompaj, sed ĉiuj kun la sama amo destinitaj por la virino – patrino, edzino, fratino, filino, avatino aŭ simple amikino… Apenaŭ estas en tiu tago viro, kiu ne aĉetis florojn por iu virino. Apenaŭ estas virino, kiu ne ricevis florojn je la 8a de marto. Sed ankaŭ oni apenaŭ pensas kial la virinoj ricevas florojn je la 8a de marto. Oni scias nur, ke la virino, kiu donacas al la mondo la vivon, gardas kaj daŭrigas la homan genton, je tiu tago havas sian feston.
…..
Ekde 1944 en Bulgario oni komencis festi oficiale la 8an de marto. Okaze de la Internacia Tago de la Virino en ĉiuj fabrikoj, lernejoj, institutoj kaj aliaj laborejoj, okazas solenaj kunvenoj. Oni legas raportojn, estas literatura kaj muzika programo. Poste la tuta kolektivo dancas, ridas, amuziĝas ktp. La virinoj ricevas donacojn, florojn. En nia lando je la 8a de marto la virinoj iras al sia laborloko. Tie la partia kaj sindikata estraro gratulas ilin. Tiun tagon oni liberigas ilin de laboro kaj ili ricevas donacojn. En ĉiuj urboj, en ĉiuj kvartaloj, same okazas kunvenoj kaj solenaĵoj.
Same oni festas la 8an de marto en Hungario kaj Ĉeĥoslovakio, kie okazas similaj celebroj.
— 4 —
— pàgina 5 —
FR Germanujo
Okaze de la Internacia Virina Tago en 1982 protestis miloj da virinoj en diversaj urboj de la federacia respubliko. Ili kontraŭis la tradicien dominadon de la viroj, la kontraŭvirinan medicinon kaj la intencojn devigi virinojn fari civilan militservon. En Frankfurto oni komencis kolekti subskribojn por tiamaniere argumenti ĉe la registaro.
Jugoslavio
Ĉe ni la festo jam perdis la karakteron de batalo. La virinoj nun postulas, ke ne nur la 8an de marto sed ankaŭ en ĉiuj 365 tagoj de la jaro oni respektu ilin kaj ilian laboron. Sed nun la viroj batalas por egalrajteco. Ili jam multon atingis. Viro rajtas havi liberajn tagojn pro malsano de infano. Eĉ post la nasko de la infano la geedzoj povas mem decidi, kiu volas resti hejme.
Pollando
Nun iomete oni pli modeste ĝin festas, kio ja estas komprenebla, konsiderante la krizon ĉi-lande. Malgraŭ tio, tamen la virinoj laborantaj estas honorataj de la estroj kaj ĝenerale de kolegoj per floroj aŭ oni regalas per kuketoj kaj kafo. En mia oficejo, antaŭe, la sindikatoj kun la estraro donacis al ĉiuj laborantaj kaj emeritaj virinoj iujn praktikajn aĵojn, rememorajojn, kiel ekz. florvazojn, tablotuketojn, tasetojn ktp. Krome, aranĝita estis solena renkontiĝo kun la ĉefestroj, kiuj disdonis diplomojn al la plej longe laborintaj virinoj kaj monan sumon aldone al la distingo.
Ankaŭ en familioj disvastiĝis la kutimo laŭ kiu la viroj kaj infanoj gratulas la virinojn okaze de ilia tago. Ili donacas floron aŭ la infanoj donas memdesegnitan karteton k.s.
…..
Precipe la 7an de marto, jam la florvendejoj estas pretaj por vendi la florojn, kaj estas skribite: „Floreto por Eva». Dum tiu tago kaj la 8a de marto, plejparte aĉetadas la florojn nur VIROJ!!! Krome en diversaj vendejoj de juveloj, kosmetikaĵoj kaj aliaj memoraĵoj, plejparte troviĝas aĉetantaj viroj. Kompreneble, ili aĉetas malgrandajn aŭ pli valorajn donacojn por siaj edzinoj, amikinoj ktp; sed floron ĉiuj virinoj kaj virinetoj en la hejmo ricevas – de edzo, patro, avo ktp.
Ankaŭ dum la 8a de marto, ĉiuj viroj hejme kaj en la oficejoj aŭ entreprenoj klopodas esti tre ĝentilaj, faras la virinajn laborojn dum tiu tago, por ke la edzino aŭ alia virino dum tiu tago ĝuu vere sian liberecon.
En entreprenoj, lernejoj kaj diversaj oficejoj, la viroj kune kun la direktoro, ĉefo, eventuale reprezentanto de la sindikato, vizitadas ĉiujn
- 5 –
— pàgina 6 —
ĉambrojn, kie laboras la virinoj. Jam tre frue matene antaŭ la laborkomenco estas floroj en ĉiuj ĉambroj kaj belaj bondezirkartoj. Poste, tiu vira delegacio persone bondeziras al ni sukceson, sanon kaj ĉion bonan sur ĉiu laborkampo kaj private hejme.
Ĉiuj virinoj en la entreprenoj (mi rakontas plejparte pri mia entrepreno, en kiu mi laboris dum 25 jaroj) ricevadis dum bonaj tempoj belajn kaj utilajn donacojn. Unu horon pli frue ni rajtis fini nian laboron, por partopreni distran posttagmezon kun kaftrinkado kaj kuko, kelkfoje glaso da vino. Kompreneble, tiam ni virinoj afable invitis ĉiujn kolegojn kaj direktorojn kaj ĉefojn festi kun ni. Ofte, ni ricevadis senpagajn biletojn por teatraĵo aŭ koncerto. Ĝis vespero, ni virinoj festas kaj klopodas regali niajn kolegojn, amikojn kaj la edzon, avon hejme.
Sovet-Unio
Virina Tago estas oficiala ŝtata festo, libera tago. La antaŭan tagon dum solena kunveno gvidantoj de entreprenoj gratulas ĉiujn virinojn ĝenerale kaj honorigas plej elstarajn virinojn per floroj, honordiplomoj, kelkfoje eĉ premioj. Neoficiale, t.e. ne dum la ĝenerala kunveno, vir-kolegoj donacas al siaj koleginoj florojn, dolĉaĵojn, kaj oni trovas liberan tempon por trinki kafon aŭ teon kaj iom babili. En kelkaj kolektivoj vespere estas vera festo, bankedo aŭ dancvespero, sed plej ofte oni pasigas tiun vesperon hejme. La sekvantan tagon ordinare viroj penas esti pli atentemaj kaj helpemaj ol normale; ofte oni akceptas gastojn aŭ gastas mem. Ĉar en nia lando nun ne ekzistas speciala patrina tago, la 8a de marto estas ankaŭ Patrina Tago kun ĉio ligita: floroj, memfaritaj donacoj kaj gratulkartetoj de la infanoj. Kompreneble, pri virinoj kaj patrinoj parolas televido, radio, gazetaro. Ĝenerale ne estas iuj tute specialaj tradicioj.
…..
Nia sovetia Virina Tago estas la tago de unueco kaj solidareco de virinoj de la tuta mondo je la batalo por paco. Sovetian virinon oni solenas ne nur pro tio, ke ŝi estas patrino, ne nur pro ŝia ĉarmeco, sed ŝin oni solenas kiel egalrajtan, aktivan kunlaborantinon en konstruado de nova senklasa socio.
Post la Oktobra Revolucio virina egalrajteco estis leĝe fiksita. En ĉiuj sferoj de la socio la virino brile montras sian kapablon kaj aktive plenumas tutpopolan programon.
Ne estis facile konfirmi virinan egalrajtecon, precipe en orientaj respublikoj kaj en mia regiono, Baŝkirio. Aktivulinojn murdadis siaj patroj, edzoj, fratoj, kiujn provokadis fanatikaj mulaoj. Sed la virinoj ĉion venkis. Nun iame senrajtaj virinoj en Baŝkirio ankaŭ elvenis sur la larĝa viva vojo.
- 6 –
— pàgina 7 —
La 8a de marto estas tre gaja, tre vigla festo, ĉar ĝi estas la tago de patrino, avinjo, edzinjo, fratino ktp. Ĉiuj sekrete preparas siajn donacojn kaj surprizojn. Ĝi estas la okazo de konspiro kontraŭ la patrino. Infanoj preparas siajn manfaritajn donacojn, kuradas kun patroj al la magazenoj, etaj infanoj deklamas, duonvoĉe provludas. Konspiro ĉie!
Patrinoj ankaŭ bakas, kuiras plej bongustajn manĝaĵojn. Multe da homoj festas hejme, multe da homoj festas kun infanoj en pupteatro, en cirko, en teatro ktp.
…..
Ekde 1966 la 8a de marto ne estas labortago; ĝi estas oficiala festo en Sovetunio.
En Moskvo en la ĉefa teatro kaj Kremlo (kaj simile en aliaj urboj en Sovetio) okazas solenaj kunsidoj, en kiuj partoprenas aktivaj virinoj, kiuj distingiĝis en la laboro: sciencistoj, kuracistoj, pedagogoj kaj aliaj.
En ĉiuj entreprenejoj okazas solenaj kunvenoj, kie oni kuraĝigas la plej bonajn aktivulinojn. Al ili oni donas diplomojn kaj multekostajn donacojn ktp. Poste estas koncerto.
En tiu tago la viroj donas al la virinoj florojn kaj donacojn. En la lernejo kaj la infanĝardeno oni preparas donacojn por la patrino kaj avinoj.
Usono
Dum la pasintaj kvin jaroj Internacia Virina Tago iĝis vaste festata tago ĉe la plimulto da virinaj organizaĵoj kaj grupoj. Kunvenoj, seminarioj, podiaj diskutoj, konferencoj, radio-programoj, televidaj prezentoj kaj lernejaj programoj ĉiuj estis parto de la ĉi-jara festado de la rajtoj de virinoj kaj ilia kontribuaĵo al la mondaj historio kaj kulturo.
…..
Dum la 30aj jaroj la observo de Virina tago en Usono preskaŭ malaperis, kaj tiel dormis ĝis la 60aj jaroj, kiam la virina movado subite rekaptis la mesaĝon kaj plifortigis la batalon por egalaj rajtoj en ĉiu aspekto de la virina vivo.
Je la 8a de marto 1978, la Koalicio por Feminisma Agado okazigis kunvenon en San Diego, Kalifornio. Tie amasiĝis virinoj por la Tago, por ke neniu forgesu ke la batalo daŭras.
Hodiaŭ en Usono la batalo kontraŭ diskriminacio ja daŭras – sed la celebroj de Internacia Virina Tago estas iom forlasitaj. Je la 8a de marto nuntempe okazas nur malgrandaj celebroj, kunvenoj, prelego ktp. Ĝi certe ne estas tiel populara kiel en la antaŭaj jaroj.
- 7 –
— pàgina 8 —
NE ĈIE FESTATA
La supraj artikoloj donas tre unuecan bildon pri la festado de IVT en Orient-Eŭropo. En komparo, la informoj el la okcidento estas malmultaj kaj nekompletaj. Tio simple spegulas la situacion en la koncernaj landoj, kie IVT estas festata nur de apartaj grupoj. Tial, verŝajne estus oportune aldoni kelkajn klarigojn pri la observado de la tago en okcident-eŭropaj landoj.
IVT ne estas oficiala festotago kaj ĝenerale ne estas konata de la publiko. Lastatempe la naciaj virinaj movadoj komencis utiligi ĝin por kunvenoj, manifestacioj kaj similaj agadoj. Sed certe la tagon ne atingis la gravecon kiun ĝi havas en Orient-Eŭropo.
En 1982 la franca registaro decidis doni pli da atento al Internacia Virina Tago. Prezidento Mitterand invitis 450 famajn kaj nekonatajn virinojn al la prezidenta sidejo, afiŝoj de feministoj aperis en publikaj lokoj, kaj okazis diversaj aliaj celebroj. La virinaj organizaĵoj reagis al ĉio ĉi kun miksitaj sentoj. Kelkaj konsideris ĝin malgraviĝo de iliaj postuloj: speciala atento en unu tago kaj ignorado dum la aliaj 364. Aliaj ĝojis vidi siajn ideojn akceptitaj kaj publikigitaj.
Eblus argumenti, ke dediĉi al virinoj unu tagon – kiel doni al ili unu paĝon en ĵurnalo – povus signifi: „Ĉi tio estas por vi; la cetero estas por la normalaj homoj (t.e. viroj)». Sed nuntempe oni pli emas konstati, ke virinoj ankoraŭ havas specialajn bezonojn, kiuj postulas apartan traktadon. Tial la virina movadoj transprenis la tagon kiel tagon de agado.
En Italujo, tamen, okazis ĝuste tiu evoluo, kiun la feministoj timis. Ili uzas la 8an de marto por manifestacioj kaj aliaj atentigoj pri la situacio de virinoj. La simbolo de la tago estas la floro mimozo. Kompreneble la florvendistoj ĝoje kuraĝigas la disdonadon de mimozo, dum la pli serioza parto de la mesaĝo estas perdita. La afero fariĝis tiel ĝenerala, ke eĉ en oficejoj la ĉefoj donas mimozon al la oficistinoj. Feministo diris al mi: „La 8a de marto tute perdis sian karakteron de bataltago. Nun ĝi simple fariĝis alia komerca festo, kiel Patrina Tago kaj Patra Tago. Mi havas la senton, kiam viro donas al mi mimozon, ke mi ŝatus redoni ĝin al li».
La informojn por ĉi tiu artikolo sendis: Rajna Konstantinova, Maria Taŝeva, Margret Brandenburg, Sonja Tavĉar, Helena Halfar, Lembe Laanest, Galina Galceva, Nina Alekseevna Makarova, Ellie Stein, Marcella Fasani kaj unu anonima kontribuanto. Aldonajn informojn provizis la revuoj Spare Rib (marto 1981), Ms (marto 1982), Internaciisto kaj Women of Europe (n-ro 25).
- 8 –
— pàgina 9 —
Mia tago
Anita Buswell ♀, Aŭstralio
Ĉiun trian jaron la Asocio de Kamparaninoj Tutmondaj starigas konkursojn inter siaj membroj. La lasta estis tri-era: 1) desegnado por salutkarto; 2) brodaĵa bildo; 3) eseo milvorta pri «Mia tago». La premiita eseo estis presita en la revuo The Countrywoman (La kamparanino). Mi juĝis ĝin tradukinda, ĉar leginda ankaŭ de la legantoj de Sekso kaj Egaleco. ACM
Mia tago estis multfoje promesata al mi kiam mi estis infano. Dum jaroj mi anticipe ĝuis ĝin, kiel la Izraelidoj sian promesitan landon.
Mia patrino furiozigis min oftege dirante: «Via tago alvenos». Kiam mi – apenaŭ ĝisgenue alta laŭ mia memoro – postulis altajn kalkanumojn kaj lipfarbon kiel tiujn de mia plenkreska fratino, patrino ridis kaj diris: «Via tago alvenos».
Kiam mi serpentume skribaĉis sur la murojn de la banĉambro, ĉar mi ne rajtis havi stenografan libron kiel mia fratino, mia patrino ĝin diris malpaciencege, kaj dirante ŝi min manfrapis.
Ambaŭ gepatroj ĝin diradis denove kaj denove kiam mi grimace malridis kaj paŭte postulis ĉevalon propran al mi mem, kian havis mia granda fratino: «Via tago alvenos».
Do, mi atendadis mian tagon dum laŭŝajne jaregoj.
Ĝi alvenis komprenehle – kaj kun ĝi abrupta elreviĝo. Ĝi estis pagenda! La stenografa libro estis nur la komenca ĉapitro de monatoj da streĉa, obstina studado kaj multnombraj ekzamenoj, antaŭ ol mi akiris mian unuan postenon, kiu ebl-
– 9 –
— pàgina 10 —
igis al mi aĉeti altajn kalkanumojn kaj lipfarbon. Mia ĉevalo alvenis kiam mi estis dek-trijara – pli frue ol la stenografa libro – sed kun ĝi alvenis ĉiutaga respondecado. «Se vi deziras tiun ĉevalon, vi ĝin prizorgu!» Matenmanĝon mi ricevis nur post kiam mi manĝigis la ĉevalon, kaj posttagmezan manĝeton post kiam mi estis ekzercinta kaj enstaliginta ĝin.
Mi estus povinta forfrivoli mian tagon. Mi ja estus ĝin forfrivolinta, sen mia saĝa patrino. Ŝi instruis al mi, ke por fari ĉion kion mi volas fari, por havi ĉion kion mi volas havi, mi devas celkonscie labori. La tempon mi devis organizi. «Neniam diru al mi, ke vi ne havas tempon. Tempo estas la materialo de la vivo. Se vi vivas vi havas tempon.» Tial, en miaj adoleskaj jaroj mi lernis ĉiutage fari liston de la tiutagaj farendaĵoj, aldoni kelkajn horojn por dormado kaj la tuton dividi per dudek kvar.
Mia patrino konis plian diraĵon: «Vi ne estas la sola sablero ĉe la plaĝo». Mi ne ŝatis tion. Mi ja sciis, ke mi ne estas la sola. Mi volis esti nur la plej atentata. Nu – ŝi forskuis ankaŭ tiun ideon. «Vi ne indas je dua rigardeto ĝis vi unue lernos atenti aliajn.»
Tial, kiam mia tago alvenis, mi estis tiom trejnita kiom startopreta atleto. Mi estis respondeca, programita kaj plenkonscia pri la homoj ĉirkaŭ mi. Post kvindek jaroj tiuj trajtoj ankoraŭ restas en mi. Estus same malfacile elradikigi ilin, kiel forigi malsekecon el falanta pluvo.
Mi plenumis plej altrangajn sekretariajn postenojn. En postaj jaroj, pro miaj kapabloj kaj efikeco, mi rajtis mem decidi mian salajron. Ĉiun aferon, kiun mi entreprenis en miaj liberaj horoj, sukcesis, ĉar mi sciis kiel atingi sukceson.
En kio, do, mi eraris? Ĉar mi ja eraris. Malgraŭ mia brila elstareco, mi fuŝis, kaj jen mi finfine, frenezeta maljunulino, tute introvertita.
Mi scias, en kio mi eraris. Sed malofte mi tion agnoskas. Nur foje, kiam mi vidas la korvarmon kaj amon, kiujn elverŝas sur sian bebon juna patrino, aŭ la fieron kaj indulgemon, kiujn elmontras avino al siaj genepoj, tiam io en mia gorĝo eknodiĝas kaj min preskaŭ sufokas. Tiam mi estas devigata agnoski
– 10 –
— pàgina 11 —
(tamen tre sekrete), ke jene mi eraris: mi donis prioritaton al efikeco anstataŭ al homoj.
Sekve mi fine fariĝis neamata kaj nekapabla ami. Mi rigardas min, la idealan komitataninon, kiu antaŭenpuŝis ĉiuspecajn aferojn. Ho, jes – mi konsciis pri homoj. Sed mi uzis ilin. Homoj servis miajn interesojn, ne inverse.
Maljuna Nelsono, mia najbaro, pravas. Li ofte venas en mian apartamenton, frapetas per sia bastono sur la plankon kaj diras: «Ĉi tiu damninda ejo neniam aspektas loĝata». Mia loĝejo estas ĉiam tre orda, tre pura. Nelsono postvivas sian edzinon kaj kvar el siaj gefiloj. Lia vivo estis morna, sed li estas varmkora kaj prizorgema. Mi scias, ke li ŝatas min – kaj ankaŭ mi tre ŝatas lin, sed neniam mi konfesus – sed min obsedas ordo kaj tempo, kaj tiuj obsedoj formas inter ni barilon, kaj lin kolerigas.
Mi demandas min, kial mi timas ami; kvankam mi scias ke ĝi venkas ĉion, ĝi estas tio kion la mondo bezonas. Estas saĝe dirite, ke se homoj ĉie povus malliberigi la amon en si, ĉiuj samtempe, ni povus ŝanĝi la mondon en unu horo.
Estas domaĝe, ke mi similas komputoron. Mi opinias, ke mi simbolas ĉi tiun teĥnologian epokon – malvarma, efika kaj nehoma. Mi estas stultulino.
Jen denove Nelsono. Li ridetas kaj mi sidas ĉi tie kiel bela peco de sunblankigita ligno. Kial mi ne povas reciproke rideti? Provu! Povas esti, ke vi ekmoliĝos kaj burĝonados. Povas esti, ke via tago ankoraŭ alvenos!
Trad. Audrey Childs-Mee (odri ĉajldz mi) ♀, Nederlando
DENOVE TIU TEMO!
Jes, vi divenis: KVA denove organizas kurson pri publika parolado por virinoj. Ĝi baziĝas sur la materialo jam sukcese uzita en Pisanica (vidu la lastan numeron de SkE), kaj okazos dum la Universala Kongreso en Aŭgsburgo. La kurso enhavos la jenajn sekciojn: kiel prezentiĝi antaŭ publiko, kaj kiel kunmeti paroladeton. Sed, plej grave: la kursanoj mem devos verki kaj prezenti mallongan paroladon al la aliaj partoprenantoj. Atentu, ke eblos akcepti nur limigitan nombron da partoprenantoj.
– 11 –
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
KONFERENCO EN NAJROBO
La Monda Konferenco de UN pri virinoj okazos ĉi-somere en Najrobo je 15–26 julio. Ĝi rerigardos kaj taksos la atingojn de la Jardeko de UN por Virinoj 1976–1985.
La du ĉefaj temoj de la konferenco estos jenaj: ekzameni la efektivigon de la celoj de la Jardeko por Virinoj; strategioj por realigi la celojn de «egaleco, evoluo kaj paco».
Kiel ĉe la antaŭa konferenco en Kopenhago, proksimume samtempe okazos libera Forumo por neregistaraj organizaĵoj, je 11–19 julio. Ankaŭ UEA ricevis inviton partopreni kaj planas sendi reprezentanton.
NEŬTRA VIRGENRO
Laŭ la Franca Akademio, kiu strebas protekti la purecon de la franca lingvo, la vira genro estas la «neŭtra» genro en la franca. La Akademio havas 40 membrojn, el kiuj unu estas virino.
La Akademio maltrankviliĝis post la starigo de Terminologia Komitato de la Ministerio por Virinaj Rajtoj. Ĝi timas la planojn enkonduki in-genrajn formojn de titoloj kaj oficoj, ĉar ĝi opinias, ke tio fontas el miskompreno pri la koncepto de gramatika genro, kaj ke ĝi kontraŭas la esencon de la lingvo.
La prezidanto de la Terminologia Komitato, Benoîte Groult (b’nŭat grul) ♀, respondas: «Lingvo ne estas neŭtrala ilo. Fakte, ĝi spegulas la antaŭjuĝojn kaj strukturojn de la socio. Ju pli virinoj altiĝas sur la socia ŝtuparo, kiu kutime paralelas la salajran ŝtuparon, des pli oni rifuzas doni al ili in-genrajn titolojn.»
SOLAJ VIRINOJ EN LA TRIA MONDO
Pro ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj en la Tria Mondo, difinita grupo suferas nekredeblan mizeron. Temas pri solaj virinoj: forlasitaj edzinoj, vidvinoj, eksedzinoj kaj needziniĝintaj patrinoj. Ili luktas kontraŭ teruraj handikapoj por prizorgi siajn infanojn kaj gajni monon por la familio.
La Internacia Labor-Organizaĵo ĵus aperigis studon pri tiu grupo, kaj avertas ke la planistoj de evolupolitiko finfine devos okupiĝi pri ĝi. Ne sufiĉas fidi ke je la estontaj avantaĝoj, kiujn portos al ili la ĝenerala evolupolitiko nur post multaj jaroj.
Nova politiko necesas pro la jenaj kialoj:
– En multaj evolulandoj almenaŭ tri familioj el dek dependas de virino. Tio verŝajne estas subtakso.
– Virinoj suferas multajn praktikajn malhelpojn, pro vircentraj sociaj strukturoj kaj malebleco profiti de edukado, trejnado, financa helpo, teĥnologio kaj aliaj rimedoj.
– La plimulto de familioj, estratej de virinoj, estas tre malriĉaj; inverse, grandega proporcio da malriĉaj familioj
– 12 –
— pàgina 13 —
dependas de virino. La infanoj de tiaj familioj riskas heredi la malavantaĝojn de la patrino.
La studo emfazas la necesan rerigardi la evolupolitikon kaj aktive favori la milionojn da koncernatoj. Jam ekzistas politikoj por malriĉaj kamparaninoj kaj malriĉaj familioj ĝenerale. Sed necesas ankaŭ aparte konsideri patrinojn kaj familiestrinojn. La raporto konkludas, ke multaj virinoj estas ne nur patrinoj, sed ankaŭ homoj, kiuj gajnas monon kaj subtenas familion. Same kiel viroj, ili bezonas profiti de skemoj por krei laboron kaj enspezojn.
INAJ RABENOJ
Post longega debatado, la estranta Rabena Asembleo de Konservema Judismo decidis akcepti virinojn kiel rabenojn. La asembleo konsistas el pli ol 1 100 rabenoj tra la tuta mondo.
La Ortodoksa juda movado retenas pli tradiciajn sintenojn ol la Konservemaj judoj, kaj forte kontraŭstaras la rabeniĝon de virinoj. La pli progresemaj judaj movadoj — la Reforma kaj Rekonstrua movadoj — jam akceptas virinojn kiel rabenojn de pli ol 10 jaroj, kaj ekzistas pli ol 80.
La unua Konservema rabenino rabeniĝas en majo.
DU VIRINOJ = UNU VIRON
En Pakistano oni akceptis novan leĝproponon, laŭ kiu la atesto de du virinoj egalas tiun de unu viro. Tio validos en kazoj, kie atestantoj necesos por financaj dokumentoj.
Ankoraŭ sub debato estas alia leĝpropono, laŭ kiu la vivo de virino valoras nur duonon de vira vivo. En kazoj de neantaŭplanita murdo, la familio de la murdito rajtas peti kompenson. Unu grupo postulas, ke la prezo por murdo de virino estu nur duono de tiu por viro.
Tiu leĝo ankoraŭ ne estas akceptita. Pakistanaj feministoj petas ĉiujn virinojn skribi protestleteron al: Prezidento Zia-ul-Haq, CMLA Sekretariato, Rawalpindi/Islamabado, Pakistano.
EŬROPA PARLAMENTO
Post la elektoj al la eŭropa parlamento en 1984, la procentaĵo de parlamentaninoj estas 17,29%. Danlando havas la plej altan proporcion de reprezentantinoj (37,5%), kaj sekvas Nederlando kun 28%. La lando kun la plej malalta proporcio de parlamentaninoj estas Grekujo (8,3%), sekvata de Italujo kun 9,8%.
La procentaĵo de kandidatinoj al la parlamento (kiuj ne nepre estis elektitaj), estis pli alta ol en la antaŭaj elektoj en 1979. Krome, la procentaĵo de kandidatinoj estis preskaŭ sama kiel la procentaĵo de virinoj, kiuj efektive estis elektitaj.
[BILDO p.13] Enkadrigita teksto en granda mana skribo: «…malantaŭen».
- 13 –
— pàgina 14 —
PATRINECO KAJ PROFESIO: ĉu la kombino eblas?
Tio estas demando, kiun ni starigis al pluraj legantinoj de SkE. Ni sendis al ili demandilon pri la problemoj rilate al prizorgado de infanoj, domtaskoj kaj ekstera laboro. En SkE n-ro 11, ni jam aperigis la respondojn de virinoj en Brazilo, Britujo, Estonujo, FR Germanujo, Hungarujo, Svedujo kaj Usono. En ĉi tiu numero aperas kelkaj el la ceteraj.
Kelkaj virinoj reagis al la demandilo per artikolo, aliaj rekte respondis la demandojn. En tiuj kazoj, ni ĝenerale rearanĝis iliajn respondojn en la formo de kontinua teksto, por faciligi la legadon.
NEDERLANDO:
Kiam mi serioze faklaboris ekster la hejmo miaj gefiloj jam estis sufiĉe aĝaj por prizorgi sin, se mi mem ne jam revenis hejmen. Mi estis lerneja instruistino kaj miaj laborhoroj estis preskaŭ ĉiam samaj kiel tiuj de la gefiloj. Ili estis aparte komprenemaj kaj ne kaŭzis problemojn, kiuj malhelpus mian faklaboron. Se ili malsanis, mi foje devis peti forpermeson de mia lernejo, sed neniam dum longa tempo.
Komence ni loĝis en apartamento en la domo de miaj gepatroj. Tial, kvankam ni ne respondecigis la geavojn pri la genepoj, mi sciis, ke ĉiam estas iu en la domo. Poste ni transloĝiĝis al propra domo, sed, kiel dirite, la gefiloj jam kapablis zorgi pri si.
Unu komenton mi povas aldoni: mi ĉiam firme kredis, ke patrino de junaj infanoj, t.e. de infanoj sub la lerneja aĝo, devas sin dediĉi al ili. Kiam la lasta el ili jam vizitadas lernejon, ŝi povas eklabori ekster la hejmo. Tiun principon mi sekvis. Tamen mi, de iom da tempo, dubas ĉu mi pravis. Junaj infanoj bezonas la sekurecon de la patrina ĉeesto, sed, ĉu nepre la tutan tempon? Verŝajne pli grave estas,
- 14 –
— pàgina 15 —
ke la patrino konservu viglaj sian menson kaj sian vivoĝojon; se tiujn minacas la endoma vivo, la sklaveco de dommastrumado — kiu estas sklaveco nur se la dommastr(in)o vidas ĝin tia — ĉu ne pli saĝe, ke la patrino laboru eksterdome, kondiĉe ke la infanoj estas taŭge vartataj, kaj revenu al ili kun plezuro? Aliflanke, tre postula faklaboro, kiu lacigas la patrinon, povus rezultigi, ke ŝi ne havas tempon pasigi kun la infanoj.
Ni havas ĉi tie geamikojn, kiuj baldaŭ naskos sian unuan bebon. Ĝi naskiĝos, antaŭvideble, en aprilo de la venonta jaro. La patrino estras hejmon por handikapuloj mense kaj fizike handikapitaj. Ŝi tre ŝatas sian laboron, kaj pro nedeziro ĉesi labori ŝi dum jaroj hezitis ĉu aŭ ne naski infanon. Finfine, tamen, ili ambaŭ decidis, ke jes. La patro laboras en oficejo kaj studas juron. Ili planas, ke post la semajnoj de oficiala foresto de sia laboro pro la nasko, la patrino ree eklaboros. La patro ĉesos labori kaj restos hejme por prizorgi la bebon kaj fari la dommastrumadon — kaj studi. Mi suspektas, ke li ne plene komprenas kiom da laboro postulas eĉ novnaskito, kaj, se li tro «efike» organizos la beb-vartadon, mi timas, ke mankos la «am-etoso» ĉirkaŭ la infano.
Audrey Childs-Mee
NORVEGUJO:
Mi havas du plenkreskajn gefilojn. Profesie mi estas artŝtopistino. Tiu estas profesio, kiun mi povis praktiki ankaŭ hejme, do post la nasko de miaj infanoj mi daŭrigis ĝin hejme. Mi ne opinias, ke mia intenco fariĝi patrino influis mian sintenon al mia edukado aŭ laboro.
Mia edzo helpis min en la prizorgado de la infanoj, kaj ankaŭ en la domtaskoj. Li precipe purigis kaj faris pezajn taskojn.
De tiam, la situacio de gepatroj iom ŝanĝiĝis. Gepatroj hodiaŭ rajtas ricevi liberan tempon kiam infano malsanas. Oni rajtas elekti, kiu el la gepatroj prenu tiun forpermeson. Tio estas bona.
La provizado de infanvartejoj estas tute ne sufiĉa! Ne estas loko por ĉiuj, tamen la prizorgado de la infanoj estas tre kontentiga. Vartejoj estas multekostaj, sed oni povas laŭ bezono ricevi senpagajn lokojn, pro komunuma subvencio.
- 15 –
— pàgina 16 —
Precipe sola patro aŭ patrino, aŭ malriĉaj gepatroj, ricevas tion. La plejmulto da vartejoj estas malfermitaj dum nur kvar horoj tage, kaj ili estas fermitaj dum la somero kiel la lernejoj. Tial ili ne kontentigas la bezonojn de profesiuloj.
Pepita de Caspary
POLLANDO:
Mi havas tri plenkreskajn gefilojn. Antaŭ ol mi naskis mi laboris en banko kaj poste mi daŭrigis en la sama posteno. Post la nasko de ĉiu infano mi havis tri-monatan liberan tempon.
Mi opinias, ke mia intenco fariĝi patrino influis mian sintenon al mia edukado kaj profesia laboro.
Mia edzo konstante helpadis ĉe la prizorgado de la infanoj, kaj kontrolis iliajn hejmtaskojn dum ili frekventis lernejon. Krome, li helpis kuiri, ordigi la loĝejon, lavi ktp.
Kiam miaj infanoj estis malgrandaj estis facile ricevi lokon en infanvartejo. (Nun la situacio malpliboniĝis.) Do miaj infanoj iris al la vartejo, kaj posttagmeze mia edzo prenis ilin hejmen. Kiam la infanoj estis malsanaj mi mem zorgis pri ili.
Mi ne spertis diskriminacion ĉe dunganto, pro tio ke mi havis infanojn. Sed mi ne povis, pro multaj okupoj hejme, elekti pli bonan postenon.
Nun mi vidis kelkajn ŝanĝojn en la situacio de kiam mi havis infanojn. Unu ŝanĝo estas negativa: la manko de lokoj en infanvartejoj. Pozitiva ŝanĝo estas tio, ke patrinoj nun havas la eblecon ricevi tri-jaran liberan tempon pro nasko.
SVEDUJO:
Mi havas du infanojn, 1½- kaj 3½-jarajn. Antaŭe mi laboris kun veterinaro, kiel bestflegistino.
Mi restis hejme dek monatojn pro la nasko de mia unua infano kaj 13 monatojn pro la nasko de la dua. Mi estus preferinta resti hejme pli longan tempon.
- 16 –
— pàgina 17 —
Mi daŭrigis en la sama posteno post mia unua infano, sed mi laboris nur 24 horojn semajne kompare kun 40 antaŭe. Post mia dua infano mi ĉesis la laboron pro malkonsento kun mia dunganto. Mi aliĝis al sindikato kaj tio ne plaĉis al li. Subite ni ne konsentis pri diversaj aferoj.
Mi nun laboras dum la someroj por agrikultura komisiono. Oni faras statistikon por scii kiom da agrikulturaj produktaĵoj estas kulturitaj ĉiujare en Svedio.
Mi estis edziniĝinta kiam mi naskis miajn infanojn. Mia edzo havas du infanojn de antaŭa edziĝo. Ili ne loĝas ĉe ni sed ofte vizitas nin dum semajnfinoj kaj lernejaj ferioj.
Mi prizorgas la infanojn pli ol mia edzo, sed li helpas. Li manĝigas ilin dum tagmanĝo kaj enlitigas unu el la du. Li ne multe partoprenas en la domtaskoj nun. Multe dependas de tio, ke ni loĝas en la kamparo. Li ofte havas multon por fari ekstere kiam li venas de sia laboro.
Ni ne havas sufiĉe da infanvartejoj, precipe ne por tiuj, kiuj laboras malpli ol 21 horojn semajne. En tiu kazo, ne estas permesate lasi la infanojn en vartejo.
La vartejoj estas ĝenerale kontentigaj. Antaŭe la prezo de la vartejo dependis de la salajro, sed nun tio ŝanĝiĝis en mia komunumo kaj ĉiuj pagas same. La horoj estas taŭgaj dum la semajno, sed estas problemo por tiuj, kiuj devas labori dum la semajnfino. Tiam ili ne povas lasi siajn infanojn. Ankaŭ dum la someraj ferioj povas esti problemoj. Kiam mi laboris 24 horojn semajne kaj havis nur unu infanon, mi lasis ŝin en komunuma vartejo, bona kaj sufiĉe malmultekosta. Nun mi laboras malpli ol 21 horojn kaj ne rajtas lasi la infanojn tie. Anstataŭe mi uzas privatan vartejon. Kiam la infanoj estas malsanaj mi devas resti hejme.
Mi ne pensis pri patrineco kiam mi planis miajn edukadon kaj laboron. Sed nun, la fakto ke mi havas infanojn tre influas mian elekton de laboro. Mi ne povas labori la tutan tagon ĉar mi havas multon por fari hejme. (Ni havas kelkajn bestojn.) Estas ofte malfacile ricevi duontagan laboron.
Mi vere spertis diskriminacian sintenon ĉe dunganto pro tio, ke mi havas infanojn. Mi fakte ĉesis mian laboron en veterinara hospitalo post mia dua infano ĉar ni ne plu interkonsentis. Mi ofte sentis kulpon kiam la infanoj estis
- 17 –
— pàgina 18 —
malsanaj. Ĉiam urĝis preni la infanojn post la laboro kaj kelkfoje mi ne povis resti pli longan tempon en la laborejo kiam estis multe por fari.
Marianne Nilsson
[BILDO p.18] Ronda nigra emblemo kun filmbendo ĉirkaŭ ĝi kaj la vorto «FILMO» en grandaj blankaj literoj en la mezo.
Mirdza Burgmeister ♀, Latvujo
Populara en Latvio fariĝis la informfilmo Mi serĉas la viron, kiu tuŝas problemojn pri familia vivo ĝenerale kaj samtempe serĉas respondon al la demando, kial en Latvio kreskas la nombro de needziĝintaj viroj. Oni aldonu, ke rilate nuligitajn edzecojn Latvio okupas la unuan lokon en Sovetio.
Antaŭ kelkaj jaroj oni montris informfilmon Virino, kiun (kian) oni atendas? La konkludo: virinoj fariĝis pli kaj pli virecaj (laŭ vestoj kaj okupataj oficoj) kaj viroj, male, virinecaj (okupiĝas pri infanvartado, mastrumas en kuirejo, hejme k.s.), tamen dank’ al Dio, robojn ankoraŭ ne portadas.
Tiu ĉi filmo pensigis la socion, ke virinoj devus resti unuavice virinoj. Almenaŭ ili evitu la pezajn fizikajn laborojn (kiuj difektas ilian sanon), ekzemple tiuj de traktoristo, konstruaĵlaboristo k.a. Bedaŭrinde en realo ĝis nun nenio ŝanĝiĝis.
La nova latva dokumenta filmo ne estas la daŭrigo de la unua, sed tute memstara. La aŭtoroj de la filmo montras nuntempan viron en la ĉiutaga vivo, liajn ecojn, okupojn, emojn, karakteron ktp. Oni vidas drinkulon dormantan sur benko apud strato, viron kiu gaje pasigas la tempon en amuz-
- 18 –
— pàgina 19 —
vespero, sed ne edziĝas, ĉar li preferas «ŝanĝi» la virinojn. Krom tio ĉiujn hejmajn laborojn li scipovas fari mem. Instruisto kun altkvalitaj moralaj ecoj, sed ordinaraspekta, sensukcese serĉas edzinon helpe de geedziĝanoncoj. Post la morto de la edzino la vidvo okupiĝas pri tri infanoj: li lavas tolaĵojn, kuiras, purigas loĝejon kaj ĉiumatene akompanas la etulojn al la infanĝardeno. Oni povas vidi ankaŭ familiojn, kiuj trovis eblecon pligrandigi la enspezojn havante propran flor- kaj legom-ĝardenon, ĉar la salajro ne sufiĉas por vivteni la familion.
Respondon al ĉiuj tiuj problemoj la filmo ne donas. Estas klare, ke venis tempo ion ŝanĝi en la ekzistantaj vivkondiĉoj, se oni volas por estonto havi normalajn familiajn rilatojn kaj eduki fizike kaj morale fortajn civitanojn.
ĈU DISKRIMINACIO?
Permesu al mi ektuŝi la temon pri virina diskriminacio en Esperantujo.
En Vankuvero pendis nekutima murtapiŝo sur muro de la libroservo. Pri la kongreso mem mi legis multnombrajn raportojn en diversaj Esperanto-revuoj el la tuta mondo, sed eĉ ne unu vorton pri la brodita tapiŝo.
La murtapiŝon brodis virinoj el 14 landoj el kvar kontinentoj laŭ instigo de esperantistinoj el pacifika marbordo. Jam la anoncon de tiu iniciato plejparte ne publikigis la Esperanto-revuoj. Oni legas en gazetoj pri flankaj temoj; kial oni ne menciu internacian virinan realigon de brodaĵo, ĉefe kiam ĝi estas prezentita en Universala Kongreso? Por kunordigi ĉiujn detalojn de la murtapiŝo virinoj uzis la internacian lingvon; kial silentis pri ĝi ĉiuj raportintoj pri la kongreso, kiuj cetere ne neglektis informi la esperantistaron pri kelkaj mankoj.
Ĉu seksa diskriminacio? Mi respondas JES! Ĝi eble estas nekonscia fare de viroj, kiuj estas edukitaj neglekti multnombrajn virinajn aferojn. Estas nia tasko ĝin denunci senĉese en Esperantujo.
Louise Marin (luiz mare) ♀, Francujo
- 19 –
— pàgina 20 —
La seksa lingvoproblemo
Claude Piron (klod piro) ♂, Svislando
Vi demandas pri mia opinio koncerne la seksan lingvoproblemon, aŭ la lingvan seksoproblemon en Esperanto.
Nu, mi konstatas, ke mia pozicio ŝanĝiĝas de tempo al tempo tiurilate, sen konduki min al vere kontentiga solvo, kio konfirmas, ke ĝi vere estas tre delikata kaj malsimpla. Tiu komplekseco devenas de tri kaŭzoj:
(1) lingvon oni ne povas perforti: ĝi evoluas, sed nature kaj malrapide;
(2) lingvo devas esti kohera; kelkfoje oni imagas, ke oni ŝanĝos nur parton, sed fakte tiu ŝanĝeto modifas la ekvilibron de la tuto kaj postulas ŝanĝojn pli fundamentajn ol oni imagis;
(3) ĉio, kio rilatas al la diferenco inter seksoj, tuŝas tre profundajn tavolojn en nia psiko, eĉ se ni tion ne konscias; tial ni ofte reagas pli intense ol la vera, konvencia lingvoproblemo pravigus.
La pronomoj
Dum longa tempo, mi favoris la ideon uzi ĝi kiam oni ne speciale deziras precizigi sekson: la homo, ĝi… la sekretario, ĝi….
Sed nun – eble mi refoje ŝanĝiĝos, mi ne scias – mi sentas tiun uzadon senpersoniga, malpersoniga, objektiga, kaj sekve, iagrade, malplivaloriga.
El ĉiuj proponitaj pronomoj (kun la signifo li aŭ ŝi), plej plaĉas al mi zi. Sed mi dubas, ĉu ĝi povos enradikiĝi. Pronomo estas io tiel baza en lingvo, ke nur tre malfacile oni povas sukcese enkonduki novan en vivantan lingvon; zi verŝajne aspektos tro artefarite al la plimulto.
— pàgina 21 —
Finfine, eble la solvo kuŝos en reveno al la tradicia sistemo. Por tion atingi, necesas nur, ke oni rigardu la problemon laŭ alia perspektivo. Kiam la virinoj komprenos, ke la sistemo malfavoras la virojn, eble ili akceptos tiun proponon. Sed por tio necesus revortigi la regulon jene:
Ekzistas en Esperanto pronomo, kiu signas la homon, ĝenerale, kiu ajn la sekso. Tiu pronomo estas li.
Se oni deziras precizigi, ke temas pri virino, oni uzas specialan pronomon: ŝi.
La kompatindaj viroj ne ricevis specifan pronomon. Manke de tiu distingo, oni uzas pri ili la ĝeneralan pronomon li.
Pruvon, ke la pronomo li estas senseksa, mi trovas en la fakto, ke la Biblia Societo Londona alprenis tiun pronomon por signi Dion kaj la anĝelojn. Pri la fakto, ke Dio ne estas pli vira ol ina, ĉiuj teologoj konsentas: Dio estas senseksa estaĵo. Kaj se vi volas diskuti pri la sekso de la anĝeloj, nu, bone konsentite, sed alifoje, mi petas.
La sufiksoj
Ni nun konsideru la afikson, kiu montrus, ke oni specife parolas pri la vira sekso. Ĉe bestoj, ni uzas la prefikson vir-, sufiĉe kontentige: virkato, virhundo, virĉevalo … Sed tio ne povas taŭgi por homoj: viredukisto aŭ virflegisto povus kompreniĝi kiel ajnaseksaj homoj okupiĝantaj pri la edukado aŭ flegado de viroj.
Zamenhof mem, kaj post li Petro Stojan, proponis la sufikson -ir-. Mi ne trovas ĝin taŭga, unuflanke ĉar ir- jam estas ofte uzata radiko, aliflanke ĉar la vokalo estas la sama kiel en -in-, kaj lingvo estas des pli klara, ju pli la diferenciĝoj montriĝas vokale. Ĉe radio, telefono, fonbruo, oni perceptas la vokalojn multe pli bone ol la konsonantojn.
Pro tiu sama kaŭzo mi forĵetus la sugestojn uzi -iĉ- kaj -im-. Ĉi-lasta, precipe, estas vere tro facile konfuzebla kun -in-. Se vi diros instruistimo, kiom da personoj en aŭdantaro vere perceptos, ke vi diras tion kaj ne instruistino?
Oni ankaŭ proponis -ab-. Estetike, tiu ne plaĉas al mi: instruistabo ne sentiĝas kiel homo, viro. Tio kompreneble, estas plej subjektiva reago, kaj ĝi havus validecon nur, se
— 21 —
— pàgina 22 —
multaj personoj reagus subjektive simile al mi. Sed estas alia argumento kontraŭ ĝi, nome, ke oni (i.a. nia terminologo R. Eichholz (aĵĥolc)) proponis la sufikson -ab- por diversaj materiaj aferoj, ekzemple necesabo. Tiu formo estis prezentita en la Slipara Vortaro kaj en la projekto de Esperanta Bildvortaro (Duden)+.
Ne eblas scii, ĉu -ab-, kiel sufikso por sanitaraj instalaĵoj, enradikiĝos aŭ ne en la lingvo, sed ni almenaŭ devas respekti la principon, ke oni ne proponu du samformajn afiksojn por du tute malsamaj signifoj. Tial, miaopinie, -ab- signifanta viran sekson, estas forĵetinda.
Ŝajnas, ke, nuntempe, la lingva kreemo de esperantistoj manifestiĝas per tio, ke ĉiu proponas novan sufikson por havigi al la kompatindaj viroj tiun etan aldonaĵon, kiu, laŭ la lingvosento de multaj, ankoraŭ mankas al ili. Se ĉiuj ludas tiun ludon, kial ne ankaŭ mi?
Mi pli ŝatas pruntojn, lingve, ol arbitrajn elpensaĵojn. Tial mi submetas al vi mian proponon, rekte tiritan el la latina: -us-.
Ĉu ne sonas bele la paroj katuso/katino, soldatuso/soldatino, cervuso/cervino, diuso/diino, sklavuso/sklavino? Mi koncedas, ke instruistuso kaj prezidantuso estas malpli belaj, sed sekretariuso estas orelplaĉa, ĉu ne?
+ La ideo ĉerpi elementon de vorto, kaj ĝeneraligi ĝian uzadon, estas filologie ĝusta. Eichholz disigis lavabo, registritan en PIV, kvazaŭ ĝin formus la morfemoj lav, ab kaj o. Bernard Golden forte kritikis tiun sistemon en la n-ro 21 de la revuo Filologo, sed miaopinie ĝi estas valida. La fakto ke -abo devenas de latina verba finaĵo ne ĝenas. La vorto buso, unu el la plej internaciaj en la mondo, venas de la finaĵo -ibus en omnibus, plurala dativo de omnis, «ĉiu». Omnibus, latine, signifas «al ĉiuj», «ĉe ĉiuj», kaj oni uzis la vorton por signi trajnon, kiu haltas ĉe ĉiuj stacioj. La fakto, ke bus estis origine gramatikaĵo ne malhelpis ĝian fekundecon kun tute alia senco en omnibuso, aŭtobuso, trolebuso, ktp. Simile, aŭto, kiu greke estas kvazaŭ gramatikaĵo (ĝi estas la pronomo «si») transiris de automobile («memmoviĝanta») al aŭtobuso, aŭtoŝoseo, kaj, ekzemple, al la eŭropkontinenta autostop.
— 22 —
— pàgina 23 —
Eble vi riproĉos, ke -us jam ekzistas kiel kondicionala verba finaĵo. Sed finaĵoj neniam estas memstaraj vortoj aŭ radikoj en Esperanto. La fakto ke ni akuzative multe uzas -on ne malhelpas nin uzi la sufikson -on- en duono kaj triono.
Sed kiom ajn mi sentas patran korinklinon al mia useto, tamen mi kredas, ke la problemo estas neĝuste rigardata en tiu serĉo al vira afikso (almenaŭ en la ĉiutaga lingvo; eble por zoologoj la afero aperas alia).
Mi do persone proponas solvi ĝin per apliko de jenaj reguloj, kiuj nur estas konstato de jama parta uzado (ĉefe en Ekstrema Oriento, en anglalingvaj landoj kaj en Skandinavio, ŝajnas al mi):
(1) Por ĉiuj vortoj, kiuj esprimas rolon aŭ funkcion (escepte de nobela aŭ familia), en socio aŭ societo (do inkluzive de profesioj), la o-formo apliki ĝas egale al viroj kaj al virinoj: instruisto, prezidanto, delegito, kuracisto, geografo, sekretario, flegisto povas esti viro aŭ virino.
La lingvo ĉi-rilate rezignas esprimi la seksdistingon, ĉar tiu estas tute flanka konsidero rilate al la koncepto, kiun oni volas esprimi. Jes ja, oficestro povas rilati malsame al vira sekretario ol al virina, kaj por knabeto ne estas indiferente, ĉu prizorgas la klason viro aŭ virino. Sed same, ne estas indiferente, ĉu la persono, kun kiu ni interagas, estas juna aŭ maljuna, bela aŭ malbela, sana aŭ malsana, ktp, tamen, ni ne enplektas tiujn flankajn ecojn en lingvoformojn.
Se oni nepre volas aŭ devas distingi la sekson, oni almetu la vorton vira aŭ la sufikson -ino. Vira flegisto perfekte respondas al la angla esprimo male nurse; flegistino uziĝus nur, se oni volas eviti dubon pri la sekso ĉe la aŭdanto aŭ leganto.
(2) Por nobelaj titoloj, oni distingu la seksojn laŭ la tradicia sistemo. Ili ja apartenas al reakcia pasinteco, ĉu ne? Ni do diru grafino, dukino, princino, ktp.
Pri reĝino/reĝo, mi proponas distingi, ĉu temas pri reĝedzino, kiun mi emus nomi reĝino, ĉu pri virino havanta la samajn ŝtatajn funkciojn kiel reĝo, kiun mi nomus, plej ofte, reĝo. Laŭ tiu sistemo, ni povus diri, ke la belgoj havas reĝinon,
— 23 —
— pàgina 24 —
dum la britoj havas virinan reĝon. Sed eble ĉi tio estas psikologie malĝusta. Eble reĝino, en realo kiel en fabeloj, tro elvokas specon de patrino aŭ diino, por ke la homoj akceptu nomi ŝin reĝo. Estus interese scii, tiurilate, kiel reagus al mia propono la homoj en landoj, kie nun reĝas virino.
(3) Por membroj de familio, ni same konservu la tradician sistemon: frato, patro, edzo estu nur viroj; familianinojn oni nomu patrino, fratino, edzino, ktp.
Oni povus konsideri, ke sistemo, en kiu la vorto frato egale aplikiĝus al (viraj) fratoj kaj al fratinoj, estus pli kontentiga, se oni samtempe alprenus virseksan afikson (fratuso/fratino; fratiĉo/fratino…), sed tio ŝajnas al mi tro teoria. Tiuj vortoj estas tro bazaj por povi enradikiĝi en la lingvo kun tute alia senco ol la tradicia.
Apud tiu lingva argumento, mi submetu psikologian: frato, patro, edzo, eĉ onklo elvokas multe pli forte la koncernan sekson ol instruisto aŭ prezidanto, ĉar temas pri pli profunda, pli primitiva tipo de rilatoj, kiu datiĝas de la infaneco kaj kiu estas ligita al la kompreno, ke tiu eco — la sekso de tiu grava persono — estas definitiva, neŝanĝebla. Alivorte, oni ne estas definitive instruisto aŭ prezidanto, sed oni estas definitive frato, filo aŭ patrino, kaj en tiuj rilatoj, kiuj havas tre primitivajn radikojn, la sekso de la persono estas multe pli grava ol kiam temas pri simpla funkcio.
(4) Kelkaj aliaj vortoj, ekzemple amiko, starigas malfacilan problemon. Por ĉino aŭ anglalingvano, ĝi tre facile povus signifi «vira amiko» kaj/aŭ «amikino», sed mi dubas, ĉu la aliaj popoloj povas tion akcepti senprobleme.
Konklude mi ripetu, ke la problemo estas tre kompleksa. Oni ne solvos ĝin per racia decido, ĉar ĝi tro tuŝas la neraciajn aspektojn de sinesprimado. Uzante la lingvaĵon de lingvistoj mi dirus, ke ne temas nur pri «denotacia»+ problemo, sed pri problemo, en kiu la «konotaciaj» elementoj estas tro gravaj, por ke arbitra decido povu ĝin solvi.
+ Denotacio: Simpla signifo de vorto, sen implicoj Konotacio: Subkomprenata kromsignifo
— 24 —
Núm. 13, febrer de 1986
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 13, febrer de 1986.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
[BILDO p.1] Kaplinia grafikaĵo: la titolo «Sekso kaj Egaleco» per grandaj nigraj literoj sur griza fono; maldekstre sube la vortoj «Informoj pri virina agado», dekstre supre «Sendependa bulteno».
Numero 13 Februaro 1986
LA MARTELO KAJ LA PATO
Post la oktobra revolucio, Sovet-Unio metis sur sian nacian flagon novan simbolon: martelon kaj serpon. Supozeble tiam, tiu simbolo, kiu asertis la dignon de la fizika laboro, donis iom strangan impreson apud la kutimaj leonoj, kasteloj, krucoj kaj drakoj. Tiu nova simbolo, tamen, glorigas nur difinitan specon de laboro. Kial oni ne metis, ekzemple, martelon kaj … paton?
Se vi trovas tiun sugeston ridinda, demandu vin kial. Kial pato estas malpli digna simbolo, ol serpo? Pro la sama kialo, fakte, ke antaŭ cent jaroj serpo estis malpli digna, ol glavo: ĉar la homoj, kiuj uzis ĝin, estis malpli prestiĝaj.
En nia socio, prizorgado de familio kutime estas laboro de virinoj. Ofte oni sentimentale aludas al ĝia graveco, sed en la praktiko ĝi havas tre malaltan prestiĝon. Multaj viroj eĉ hontus agnoski, ke ili kapablas triki, baki kukojn, aŭ ŝanĝi vindotukon. Revuoj pri tiuj temoj estas „virinaj revuoj». Ĉu vi iam vidis viron en la trajno, kiu legas virinan revuon? Same volonte li aperus en virina kalsono.
Laŭ sugesto de Audrey Childs-Mee, ni dediĉas ĉi tiun numeron de SkE al la tradicie virinaj laboroj, ekzemple domtaskoj, manlaboroj, infanprizorgado ktp. Bedaŭrinde ŝajnas, ke la antaŭjuĝo kontraŭ tiuj temoj infektas ankaŭ la kontribuantojn de SkE. Malgraŭ petoj en antaŭaj numeroj, neniu kontribuis krom la proponinto. Do mi estis devigata mem verki preskaŭ ĉiujn artikolojn pri la temo, aldonante, laŭeble, feminisman nuancon.
Anna Brennan
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj) 16 ned. gld. aŭ 15 irk.
Respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan, pagojn al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, 4412211.
Redaktoro Anna Brennan Colle Rasto I-00039 Zagarolo Italujo
Kunlaboris en ĉi tiu numero Brian Holser Lembe Laanest Dermod Quirke
Kompostisto Dermod Quirke
Perantoj:
Internacia (prezo: 16 ned.gld.): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hoop, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Brita (prezo: £4,00): Dermod Quirke, PO Box 14, Newark, Notts, NG24 4TP. Poŝtĉekkonto 12 463 0006.
Franca (prezo: FF45,00): Anne Elise Amblès, 20 bis rue Censier, 75005 Paris.
Germana (prezo: DM14,00): VEJGA, Töpferstraße 20, 4500 Osnabrück.
Itala (prezo: Lit.9000): Anna Brennan, Colle Rasto, 00039 Zagarolo. [Nur por italaj abonantoj: aliaj prefere pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, aŭ al nacia peranto].
Japana (prezo: ¥1500): Sei to Byodo Hakkokai, p/a Hukunaga Makiko, Saginuma 1-10-5, Miyamae-ku, Kawasaki-si, 213. Poŝta ĝirokonto 0-99911, Tôkyô.
Nederlanda (prezo: ƒ16,00): Anna Brennan. Poŝtĉekkonto 4412211.
Norvega (prezo: Kr.40,00): Margrete Landmark, Torødveien 109, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Sveda (prezo: Kr.40,00): Märtha Andréasson, 2265 Tolsered, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4880.
Usona (prezo: $5,00): Charles Power, 755 Cedar Avenue, Long Beach, CA 90813.
◇ Respondeca eldonanto (verantwoordelijke uitgever): Anne Tilmont, Nationalestraat 108, B-2000 Antwerpen, Belgujo.
- 2 –
— pàgina 3 —
Tradicia virina agadkampo… …ambicio plenumota
Audrey Childs-Mee [odri ĉajldz mi] Nederlando
Kiam mi proponis, ke Sekso kaj Egaleco aperigu specialan numeron dediĉitan al la tradicie virinaj agadoj, mi ne malkaŝis al la redaktorino mian ne-neŭtralecon en la afero. Motivis la proponon unue la deziro ke, emancipiĝante, ni ne forgesu kaj nepre ne malestimu tiujn virinajn laborojn, sed ankaŭ persona ambicio plenumota! Kiel dankesprimon por ĉi tiu unua, espereble ne unusola, numero tiutema, mi prezentas mian konfeson.
Malgraŭ interesо pri ili, mi neniam montris min genia je la tradiciaj knabinaj kaj virinaj manlaboroj. Knabineto, mi ŝatis triki robojn por miaj inaj pupoj kaj pantalonkompletojn por la „iĉaj»*, sed mia pli aĝa, pli sperta, pli ĉiel-rekomendinda kuzino trikis pli belajn kaj kompate donacis ilin al mia povra gepuparo.
Junulino mi montris min iom lerta je intelektaj studoj, kaj sekve estis eskludita de la dommastrumaj studoj en la lernejo.
Juna edzino-patrino mi finfine estis libera por min okupi pri kudrado, trikado, brodado kaj similaj interesoj, por utilo kaj plezuro; sed kiam mia filo anoncis, ke mi estas la patrino elektita de lia skolt-trupo por kudri la novan standardon, mi subite velkis pro la neatendita honoro, kaj rapidis fari taŭgan aranĝon kun vilaĝa kudristo. Ni tiam vivis en Singapuro, kie abundis lertaj, helpemaj vilaĝaj kudristoj.
Efektive, Singapuro fariĝis decidiga dividpunkto en mia dommastrumada vivo. Antaŭe avertite, ke pro la speciala klimato en tiu lando mi devos lasi al dungita indiĝena junulino la ĉiutagan mastrumadon de la hejmo, mi kunportis amason da brodaĵoj por okupi miajn nemastrumajn horojn. Ho ve! Oni neglektis averti min pri la efiko de tiu klimato ĉe la okuloj. Tre frue en mia singapura vivo mi trovis neblaa longe rigardi proksime tenatajn verkaĵojn, kiajn brodaĵon, kudraĵon aŭ legaĵon. Mi devis retiriĝi el kunlaboro en grupo, kiu kudris piĵamojn por lepruloj; miajn ambiciojn pri „artverkoj» kune kun la kunportitaj materialoj, mi devis enkestigi. Anstataŭe mi forfrivolis mian tempon plenumante alian ambicion – mi fariĝis serioza golf-ludantino.
* Mi ŝatas la «iĉ»-proponon de Chris Fettes – ĝi estas la plej taŭga ĝisnuna, miaopinie.
- 3 –
— pàgina 4 —
Ree en Eŭropo mi komencis instruistan vivon; miaj gefiloj jam preferis aĉetitajn al hejmfaritajn vestaĵojn, kaj la kvanto de la legado kaj studado, kiun postulis mia nova profesio, ne lasis tempon por la plezuroj de manlaboro – ekster iom da ĝardenumado, eksperimenta kuirado, endoma murpentrado. Ankoraŭ nun, post multaj jaroj, kvankam de tempo al tempo mi entreprenas iomete da trikado aŭ kudrado se urĝe bezonata, malmultan tempon mi disponas (kaj eĉ malpli multan talenton) por krea, tradicie virina, agado.
Tamen – mi havas ankoraŭ ambiciojn, el kiuj mi esperas plenumi unu post ne tro da jaroj. Dank’ al miaj amataj gefiloj mi estas, de kelkaj jaroj, avino; sed „avini» signifas pli ol nur „esti patrino de patro aŭ patrino», ĉu ne? Avino povas k.s. ludi gravan rolon – sen sin trudi en la pli intiman familian vivon de gepatroj kaj gefiloj – en la emocia kaj eduka evoluo de infanoj. Eĉ pli ol patrino, avino devas havi „virinajn lertecojn». Mi atendas de vi, mia kunlegantaro de Sekso kaj Egaleco, gvidon sur la vojo al la proprigo de novaj lertecoj kaj laŭebla retrovo de antaŭaj lertecoj. Juna mi estis brita, maksimume eŭropa, patrino; mi ambicias esti esperantista, tial internacia, avino!
VOJAĜADO KUN BEBO
KELKAJ KONSILOJ
Anna Brennan, Italujo
Kiam mi anoncis mian intencon fari vojaĝon en februaro al Hungarujo, kunportante mian filon de 2½ monatoj, la homoj reagis kvazaŭ mi decidis porti lin al Alasko per sledo tirata de hundoj. Tamen, patrino ne bezonas resti hejme pro juna bebo. Necesas nur konsideri la fakton, ke nuntempe eĉ kiam ni vojaĝas, ni faras tion en pli komfortaj kondiĉoj ol tiuj en kiuj la homoj normale loĝis ĝis nun.
Laŭ mia sperto, estas fakte pli facile vojaĝi kun tre juna bebo ol kun iom pli aĝa infano, kiu ne dividas kun siaj gepatroj la intereson pri inaŭguroj de Esperanto-kongresoj, kaj laŭte esprimas sian opinion pri tio!
Planu la vojaĝon
Tamen, vojaĝado kun infano postulas planadon, precipe la unuan fojon. Vi ne povas simple lastmomente ĵeti kelkajn aĵojn en valizon. Faru liston antaŭ ol ekpaki. Ĝi estos utila ankaŭ por postaj vojaĝoj.
- 4 –
— pàgina 5 —
Dum la vojaĝo mem, evitu la neceson hasti. Vi ne povas rapide ŝanĝi trajnon portante valizon, ĉareton, skatolon da vindotukoj, duonplenan suĉbotelon, urseton kaj plorantan infanon kiu ĵus perdis sian ŝtrumpon.
Rutino
Multaj homoj timas vojaĝi kun bebo, ĉar ili estas konvinkitaj ke ia ajn devio de ŝia kutima rutino tuj portos terurajn sekvojn. Fakte, la rutino estas io tute artefarita, inventita por la gepatroj. Ĝi ne estas aparte necesa el la vidpunkto de la bebo. Se ĝi ne estas konvena, precipe dum vojaĝo, forĵetu ĝin! Kiam vi reiros hejmen, la bebo realkutimiĝos al sia antaŭa rutino post kelkaj tagoj.
Eble vi ankaŭ timas, ke vi iel mistraktos la bebon. Ne maltrankviliĝu! Beboj ne estas konataj pro emo al silenta suferado. Se via infano sentas malsaton, lacecon, aŭ alimaniere malbone fartas, ŝi certe laŭte informos vin pri tio. Do, se via bebo ne ploras, ne imagu problemojn. Ŝi estas kontenta.
Dum vi vojaĝas, ne timu fleksi la rutinon laŭnecese. Memoru, ke neniu normala bebo lasos sin malsatmorti. (Antaŭtempe naskita bebo, aliflanke, ne montras grandan intereson pri manĝado, kaj preferas dormi. Sed estas malverŝajne, ke vi vojaĝus kun tia infano). Fidu, ke la bebo scias, kiom ŝi bezonas manĝi. Se vi suspektas, ke ŝi volos manĝi ĝuste kiam vi devos eniri la aviadilon, manĝigu ŝin pli frue. Sed ne devigu ŝin manĝi, se ŝi klare ne volas. Vi rajtas manipuli la horaron, sed lasu la infanon mem decidi pri la kvanto, alie vi riskas perforte devigi ŝin manĝi pli ol ŝi bezonas.
[BILDO p.5] Desegnaĵo de plorbeganta bebo kuŝanta surdorse, kun larĝe malfermita buŝo, la manoj kaj piedoj levitaj.
Kion fari, se la bebo endormiĝas ĝuste kiam vi alvenas al la finstacio? Ne estas krimo veki ŝin; vi verŝajne eĉ konstatos, ke ŝi trankvile pludormas dum vi portas ŝin al la kajo. Se ŝi tamen vekiĝas, ŝi rapide reendormiĝos. Se ne, ŝi jam dormis sufiĉe.
- 5 –
— pàgina 6 —
Tre junaj beboj dormas tre facile. Ne necesas mallumigi la ĉambron, paroli flustre ktp. Se vi faras tion, vi fakte alkutimigas la bebon al tiuj kondiĉoj, tiel ke poste ili fariĝos esencaj. Eksperimentu! Eble vi trovos, ke via bebo ne estas tiel sentema, kiel vi imagas.
Vi povas porti vian infanon al vesperaj aranĝoj dum ŝi dormas en sia ĉareto aŭ seĝeto. Eble vi bezonos unue endormigi ŝin en pli trankvila etoso, kaj nur poste porti ŝin al la arangô. Cetere, se ŝi restas veka, sed bonhumora, ankaŭ tio estas en ordo. Ŝi simple bezonos dormi pli longe la postan tagon.
Kiel vojaĝi?
Aŭtomobile: Tiu vojaĝmaniero havas la avantaĝon, ke vi povas porti ĉion, kion vi bezonas, kaj iri laŭ via propra ritmo, haltante kiam vi deziras. Tre juna bebo povas vojaĝi sur la malantaŭa sidloko en portilo aŭ en la supra parto de ĉareto. Por pli aĝa bebo fiksu seĝon al la malantaŭa sidloko. Se vi volas teni la bebon, sidu malantaŭe, ne apud la ŝoforo. Tiu pozicio estas aparte danĝera.
Aviadile: Se vi devas vojaĝi sola kun infano, aviadilo estas la plej facila maniero, kondiĉe ke vi havos helpon ĝis kaj de la flughavenoj. Inter tiuj du punktoj, oni forprenas ĉiujn valizojn, tiel ke vi ne estos tro ŝargita dum la flugo mem. (Rezistu la tenton porti tro da manpakaĵoj). Kiam vi enskribiĝas ĉe la biletkontrolejo, demandu, kion fari pri la ĉareto aŭ rulseĝeto. Kutime, vi rajtas porti ĝin ĝis la aviadilo. Petu, ke oni redonu ĝin kiam vi alvenos, alie vi eble devos marŝi longajn distancojn tenante la infanon.
Verŝajne oni permesos al vi preteriri vicojn, ekzemple por eniri la aviadilon aŭ por trairi la doganon.
Ŝipe: La ĉefa problemo pri ŝipoj estas la amaso da ŝtupoj, kaj la longaj, malrapidaj vicoj, kiuj formiĝas por eniri kaj eliri. Se vi estas sola, vi devos simple trovi mariston kaj peti helpon. Rilate al la vicoj, ofte eblas eviti ilin, precipe por eliri la ŝipon. Vi havos tempon por trankvile fini vian matenmanĝon (se temas pri nokta ŝipo) dum la aliaj pasaĝeroj ŝvitas kun siaj valizoj en mallarĝaj koridoroj. Kaj kiam ĉiuj estas for, vi povos senĝene eliri.
Se vi devas dormi sur la ŝipo, rezervu kajuton aŭ kuŝlokon. Vi ne povas teni la bebon en viaj brakoj la tutan nokton. La bebo povas dormi en via lito – apud la muro, por ne fali. Se eble, mendu la malaltan kuŝlokon. Estas tre maloportune trakti bebon sur alta lito.
Trajne: Se vi devos dormi sur trajno, mendu kuŝlokon, kiel por ŝipo. Mankas taŭgaj lokoj por ŝanĝi ĝin vindotukojn. Se vi ne povas trovi malplenan kupeon, vi estos devigata ĝojigi viajn kunvojaĝantojn per tio. Faru sur la sidloko, sed ne forgesu unue meti sur ĝin tukon aŭ plastaĵon.
- 6 –
— pàgina 7 —
Portado
La plej oportuna maniero porti infanon dum mallonga vojaĝo estas per brustoportilo (por tre malgranda bebo) aŭ per dorsa portilo (por pli peza). Kun tiaj portiloj, vi povas facile supreniri ŝtupojn, eniri aŭtobusojn, ktp, kaj viaj manoj restas liberaj. La problemo estas tio, ke la infano rapide ekŝajnas tre peza, kaj vi estas devigata daŭre teni ŝin, eĉ kiam vi manĝas.
[BILDO p.7] Gravurstila bildo de virino vidata de flanko, envolvita en granda ŝalo aŭ mantelo, kun infano portata sur la dorso sub la sama tuko; ambaŭ rigardas malantaŭen.
Tial vi eble preferos uzi rulseĝeton. Trovu kiel eble plej malpezan modelon, kiun vi povas faldi per unu mano, dum vi tenas la infanon per la alia. Se la bebo estas tro malgranda por sidi en ĉareto, verŝajne la plej bona solvo estas tiu speco de ĉareto, kiun oni povas malmunti. Por vojaĝado, elektu modelon kiel eble plej malgrandan, malpezan kaj facile (mal)munteblan.
Se vi estas sola, granda problemo estas porti bebon kun ĉareto kaj valizo. Eble vi povas pendigi la valizon de la ĉareto. En la plej malbona kazo, (se neniu voluntuliĝas) necesas simple peti helpon de kunvojaĝanto, kiu mem ne havas tro da pakaĵoj. Kutime ŝi ne kuraĝos rifuzi!
- 7 –
— pàgina 8 —
La plej granda problemo estas ŝtupoj. Demandu, ĉu troviĝas lifto. Kutime ĝi ja ekzistas, eĉ se tio ne estas anoncita. Se estas indikoj por handikapuloj, sekvu tiujn. Kun infanĉareto, vi bezonas ĝuste la samajn servojn. Se oni faras problemojn pri tio, postulu ke la plendanto mem helpu vin. Se necese, koleru. Ankaŭ vi havas rajtojn!
Distrado
Tre juna bebo estas kontenta dum longa vojaĝo sidi sur viaj genuoj. La movado de la veturilo facile endormigas ŝin. Pli aĝa infano, tamen, enuos. Estas neutile imagi, ke vi povos legi aŭ babili; vi devas esti preta ludi kun la infano dum la plej granda parto de la tempo. Tiam almenaŭ vi ĝuos la kompenson, ke la infano ĉarmos ĉiujn kunvojaĝantojn per sia bona konduto, dum vi rikoltos admiron pro via eksterordinara pacienco! Portu kelkajn el ŝiaj plej ŝatataj ludiloj, kaj unu novan. Se ŝi jam ĝuas bildlibrojn, tiuj okupos ŝian atenton sufiĉe longe.
Estas malfacile persvadi infanon sidi senmove dum longaj periodoj. Do, antaŭ ol ekvojaĝi, aŭ dum taŭgaj paŭzoj, donu al la bebo eblecon rampi aŭ kuri.
Mamnutrado
Ĉi tio estas certe la plej facila maniero manĝigi bebon dum vojaĝo. Bedaŭrinde, vi devas fronti tute artefaritan problemon: ke oni ne normale malkovras la mamojn en publikaj lokoj. Bonŝance, la situacio pliboniĝas, kaj mi mem regule mamnutras en restoracioj, trajnoj k.s., sen ke iu protestis ĝis nun.
La sekreto de diskreta mamnutrado estas certigi, ke la supra parto de la mamoj restu kovrita. Tial estus pli oportune portu larĝan bluzon, T-ĉemizon aŭ pulovron, kiun vi povas levi, prefere ol malbutonumeblan veston. Vi povas ekmanĝigi la bebon pli facile se vi ne portas mamzonon. Ekzistas specialaj mamzonoj por mamnutrado, sed necesas malhoki aŭ malzipi la antaŭan parton. Estas malfacile fari tion dum vi samtempe tenas la bebon, kaj ĝi kontribuas al la impreso, ke vi senvestiĝas publike.
Konkludo
Por ne tro multe tedi la senbebajn legantojn de SkE, mi priskribis nur la problemojn de la vojaĝo mem, sen diskuti la prizorgadon de la bebo kiam oni estas for de la hejmo. Multe pli estas ankoraŭ direbla, ekzemple pri preparado de lakto, banado, dormado, vindotukoj ktp. Sed mi esperas, ke mi jam skribis sufiĉe por montri, ke ja eblas vojaĝi kun infano, malgraŭ la ekzisto de problemoj, pri kiuj oni eĉ ne konscias, ĝis oni mem frontas ilin.
Leginte mian priskribon de luktoj kun bebo, ĉareto, valizoj, ktp, vi eble scivolas: ĉu efektive valoras la penon vojaĝi kun bebo? Tio komprenebla dependas de la individuo, sed mi mem certe opinias, ke jes.
- 8 –
— pàgina 9 —
KUIRRECEPTO
[BILDO p.9] Foto de bretaro kun konservujoj, kruĉoj, boteloj kaj glasoj.
En la enkonduko, mi promesis aldoni feminisman nuancon al mia traktado de tradicie „virinaj» temoj. Nun ekestas interesa problemo: kiel oni verkas „feminisman» recepton?
Sed prefere mi esprimu la demandon en alia maniero: en la feminisma utopio, kiu kuirus? Ĉu tute ĉesus ekzisti kvarpladaj manĝoj kun francaj nomoj, delikataj saŭcoj, rafinitaj desertoj … (pardonu; mi verkas ĉi tion tuj antaŭ la lunĉo).
Evidente, kiam temus pri tia kuirado, ne estus problemo. Multaj homoj, ĉu viroj, ĉu virinoj, ĝuas la kuiradon kiam ĝi fariĝas preskaŭ artformo. Por ili ĝi ne estas laboro, sed plezuro.
Kuirado fariĝas feminisma demando ne en tiaj kazoj, sed kiam temas pri rutinaj aĉetado de manĝaĵoj, kuirado kaj telerlavado por familio. Ĝenerale, se oni laboras ankaŭ ekster la hejmo, tiuj taskoj fariĝas tre temporabaj kaj ne aparte plezurigaj. En socialismaj landoj oni solvas tiun problemon per malmultekostaj publikaj manĝejoj. Aliflanke, mi ne povas imagi, ke plaĉus al mi regule manĝi en tia loko. Familia manĝo fakte konsistas el pli ol simpla konsumado de manĝaĵoj; ĝi estas rito, en kiu ĉiuj familianoj sidiĝas kune, babilas, ktp. Se oni regule manĝus en publikaj manĝejoj, oni certe perdus tion.
Do, por reveni al mia unua demando: el kio konsistas „feminisma recepto»? Se oni supozas, ke ambaŭ gepatroj laboras ekster la hejmo, kaj revenas lacaj, sen multa emo ekfari komplikan manĝon, ĝi certe devus esti io rapide preparebla, sen tro granda laboro. Tamen, oni ne volas ĉiuvespere manĝi frostigitan aŭ elskatoligitan manĝon. Do, ĝi devus samtempe enhavi bonajn, freŝajn ingrediencojn. Kaj prefere ĝi ne postulu tro da lavendaj kaseroloj kaj teleroj.
Do, nun necesas nur doni la recepton de tiu ideala manĝo. Sed estas unu problemo … Se iu scias, kiu manĝo plenumas ĉiujn el tiuj kondiĉoj, mi volonte scius pri ĝi, kaj aperigos la recepton en la venonta numero de SkE.
ab
- 9 –
— pàgina 10 —
KUDRADO
[BILDO p.10] La titolo «KUDRADO» desegnita per vicoj de x-forme kudritaj krucpunktoj.
En la ilustrita sekcio de Plena Ilustrita Vortaro troviĝas paĝoj dediĉitaj al tiaj temoj, kiaj geometrio, arĥitekturo, laboriloj, mezurinstrumentoj, optikaj instrumentoj, meĥaniko, armiloj ktp. Aliflanke, tute mankas paĝoj pri multe pli ofte bezonataj temoj de la speco manĝiloj, kuiriloj, kudrado kaj simile.
Verŝajne la kialo estas simple tio, ke tradicie virinaj okupoj estas malpli prestiĝaj ol tiuj de viroj. La vortprovizo, kiu rilatas al ili, ne ricevas egale seriozan traktadon en PIV. Amboso meritas ilustraĵon, sed gladilo ne!
Nun por almenaŭ parte forigi tiun mankon, jen kvizo pri kudro-terminoj. La ilustraĵoj kaj terminoj estas prenitaj el la libreto Kudra kaj trika terminaro de M. kaj V. Verda (2a eld: Esperanto Press, Ontario, 1960).
Ni montras sube la jenajn kudrerojn. Ĉu vi povas ligi al ili la ĝustajn nomojn?
Ĉena — Petala Kruca — Retroira Kontura — Rand(bind)a Pleniga — Fiŝosta (ankaŭ pleniga) Muŝpaŝoj aŭ kokspuro — Galopa aŭ kuranta
La solvo troviĝas sur paĝo 16.
[BILDO p.10] Diagramo A: kudrilo formanta ĉenon el bukloj sur ŝtofo.
A: _______________
[BILDO p.10] Diagramo B: kudrilo pasanta sub vico de mallongaj paralelaj kudreroj.
B: _______________
— pàgina 11 —
[BILDO p.11] Diagramo C: longa kudrilo kun fadeno formanta buklon super linio, kun sagoj markitaj B kaj A.
C: _______________
[BILDO p.11] Diagramo Ĉ: kudrilo brodanta petalojn ĉirkaŭ centra tigo, floro-forme.
Ĉ: _______________
[BILDO p.11] Diagramo D: kudrilo formanta buklon sur linio de interrompitaj kudreroj.
D: _______________
[BILDO p.11] Diagramo E: kudrilo pleniganta figuron per paralelaj kudreroj, kun punktita konturo.
E: _______________
[BILDO p.11] Diagramo F: kudrilo formanta vicon de vertikalaj bukloj laŭ horizontala linio.
F: _______________
[BILDO p.11] Diagramo G: krucaj kudreroj, kun du detaloj markitaj A kaj B.
G: _______________
[BILDO p.11] Diagramo Ĝ: kudrilo kun spiralaj bukloj formantaj etan grupon de kudreroj.
Ĝ: _______________
[BILDO p.11] Diagramo H: du kudriloj formantaj oblikvan vicon de kudreroj kaj sube plektitan vicon.
H: _______________
- 11 –
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
LABORO
En la dek ŝtatoj de la Eŭropa Komunumo troviĝas 32 milionoj da virinoj, kiuj laboras kontraŭ salajro. Frue en 1984, komisiono de la EK faris esploron pri iliaj spertoj kaj opinioj rilate al sia laboro. La rezulto estis resumita en ĵus aperinta raporto de la komisiono.
La raporto konkludas, ke la plejmulto el ĉiuj laborantaj virinoj estas kontentaj en sia nuna posteno. Tri kvaronoj opinias, ke ilia laboro donas iom da respondeco kaj bone utiligas iliajn kapablojn. Tamen 57% sentas sin en malavantaĝa situacio kompare kun viraj kolegoj, precipe rilate al promociado kaj salajro, kaj parte ankaŭ pro malplia ebleco ricevi pluan trejnadon kaj krompagojn.
La ĉefa timo de la dungitinoj rilatas al senlaboreco. Duono el ĉiuj private dungitaj virinoj (do, ne tiuj, kiuj laboras en ŝtataj aŭ komunumaj postenoj) kredas, ke ili eble perdos sian laboron en la venontaj du jaroj. Po unu laboranta virino el kvar opinias, ke se necesos maldungi laboristojn en ŝia laborejo, oni pli verŝajne maldungos virinojn ol virojn.
Rilate al teĥnologiaj ŝanĝoj, po kvar virinoj el dek atendas, ke tiuj influos ilian laboron. Direktorinoj, administrantinoj kaj oficistinoj ĝenerale opinias, ke ili devos retrejniĝi, sed ke poste la laboro estos sufiĉe interesa kaj ke ili havos pli altajn kvalifikojn. Do ili estas sufiĉe optimismaj pri tiu demando. Manlaboristinoj, tamen, timas ke teĥnologiaj ŝanĝoj plialtigos la riskon pri senlaboreco.
Malmultaj virinoj interesiĝas pri la ebleco, ke la nova teĥnologio permesos al ili labori en sia hejmo. Nur 9% diris, ke ili eventuale volus fari tion.
MALJUNECO
La situacio de maljunaj virinoj ricevas simpatian traktadon en la libro «Rigardu en miajn okulojn: maljunulinoj, maljuniĝo kaj aĝodiskriminacio». La libro estas verkita de Barbara Macdonald [barbra makdoneld] kaj Cynthia Rich [sintja riĉ], kiuj mem aĝas respektive 72 kaj 52 jarojn.
La verkistoj rigardas la problemojn de maljunaj virinoj en la okcidenta socio, kie ne nur viroj sed ankaŭ la pli junaj virinoj emas ignori aŭ diskriminacii ilin. Tial maljunulinoj provas prezenti sin kiel pli junajn kaj belajn; tio signifas, ke ili ne akceptas sin mem.
La verkistoj donas jenajn konsilojn: ◇ Ne atendu, ke pli aĝaj virinoj servu vin, aŭ ke vi servu ilin. ◇ La virina movado devas reprezenti ĉiujn «ne-videblajn» grupojn. ◇ Ne sentu kulpon rilate al pli aĝaj virinoj. ◇ Ne kredu la misgvidajn stereotipojn pri maljunulinoj, kiuj troviĝas en la amaskomunikiloj. ◇ Memoru, ke la maljunulino ne estis ĉiam maljuna.
La libro estis eldonita en San-Francisko de Women’s Press Ltd en 1984.
12
— pàgina 13 —
CIRKUMCIDO
En Britujo estas fondaĵo por esploro kaj evoluigo de virina sano (FORWARD, Africa Centre, 38 King Street, London, WC2E 8JT). Ĝi agas kontraŭ virina cirkumcido, kaj pro tio instigis parlamentan leĝprojekton en aprilo 1984. Sed tiu malsukcesis pro amendo, kiu celis distingi inter kosmetika ĥirurgio, farita al virinoj kaj junulinoj pro psikologiaj kialoj, kaj ĥirurgio, petita de afrik-devenaj virinoj pro religiaj, kulturaj kredoj. La brita komisiono por rasa egaleco montris, ke tio estas diskriminacia, kaj tial la leĝprojekto malsukcesis.
TELEVIDO
Ĉe la televido, 96% el ĉiuj teĥnikaj laboroj estas farataj de viroj. Nur po 1 virino el 150 havas direktoran postenon, kompare kun po 1 viro el 25. Studo pri 24 televidaj kompanioj en la naŭ landoj de la EK montris nur 134 virinojn en postenoj, kiuj donus al ili la rajton fari decidojn.
Tiuj informoj aŭdiĝis dum seminario pri «Virinoj kaj televido» organizita de la Institucio de Socialaj Sciencoj de la Sendependa Universitato de Bruselo.
La partoprenantoj menciis plurajn problemojn. Unu el la plej gravaj estas kiel kombini karieron kun familio. Multaj televidaj direktorinoj estas needziniĝintaj kaj ne havas infanojn.
Nur 14,5% de televidaj ĵurnalistoj estas virinoj, kaj kutime ili estas malpli «moviĝemaj» ol la viroj. Tri kvaronoj de ili estas ĉirkaŭ 30-jaraj, 90% havas malpli ol 40 jarojn. Apenaŭ vidiĝas virinoj kun pli ol 50 jaroj, kvankam ne mankas viraj raportistoj de tiu aĝo. Cetere, 35% de la viraj raportistoj portas okulvitrojn, sed neniuj virinaj.
En televidaj anoncoj viroj kaj virinoj aperadas en stereotipaj roloj. Ĝenerale la viro konsilas kaj la virino aĉetas. Oni montras virojn ĉe la laboro, virinojn en la hejmo.
Oni sciigos eŭropajn televidajn kompaniojn pri la konkludoj de la seminario.
ANGLAJ LECIONOJ
Ekzistas kurso por lerni la anglan lingvon intencita aparte por virinoj. La kurso estas verkita de virinoj por virinoj, kaj baziĝas sur ĉiutaga lingvouzo. Ĝi utiligas vid- kaj sonbendojn kaj prezentas tiajn temojn: virinoj en la kinejo, en la historio kaj ĉe la laboro. La kurso estas malmultekosta, kaj inkluzivas loĝadon kun anglalingva familio. La adreso estas: Canterbury English Studies Association, 21 Monastery Street, Canterbury, Kent, CT1 1NJ, Britujo.
(Estus bele, se ni povus iam raporti similan kurson por lerni Esperanton!).
Informojn provizis: «Women of Europe», Supl. n-ro 20; Betty [beti] Manson, Usono; David Curtis [dejvid ketis], Britujo; «Women of Europe» n-ro 41.
[BILDO p.13] Enkadrigita teksto en grasa manskribeca tiparo: «…malantaŭen».
13
— pàgina 14 —
[BILDO p.14] Du simetriaj nigraj desegnaĵoj supre de la paĝo: stilizitaj birdoj/kolomboj kun muzikaj notoj kaj homaj figuroj, kaj la virina simbolo (rondo kun kruco).
NAJROBO 1985
PORTEMPA CENTRO DE LA VIRINA MONDO
Anita Lindblom, Svedujo
Dum tri semajnoj en julio Najrobo estis la loko de la UN-konferenco fine de la Virina Jardeko. La konferenco estis taksita kiel sukcesa, ĉar ĝi finiĝis en unueco – nu, unueco kun ĉeflankaj grumbloj. La konferenco estis sufiĉe bone raportita en la amaskomunikiloj, same kiel Forumo 85, la renkontiĝo de la neregistaraj organizoj.
Mi intencas raporti el du diversaj vidpunktoj: kiel esperantistino kaj kiel virino.
La konferenco estis registara afero, kie tro ofte viroj aŭ «virino de viro» (edzino, filino aŭ fratino de potenca viro) reprezentis sian landon. Por aŭskultinto de komitatkunsidoj dum pluraj Universalaj Kongresoj, tiuj komitatkunsidoj ŝajnis ne tre efikaj. Dum la kvardek kvin minutoj kiam oni traktis la tiklan punkton pri diskriminacio, trifoje la elektronika ekipaĵo de la interpretistoj malfunkciis, unufoje oni komentis detalon el la rusa traduko kaj unufoje el la franca.
La Forumo estis tute alia arango. Laŭ la statistiko dektrimil sescent virinoj reprezentis virinajn aŭ pacajn organizojn, aŭ simple sin mem. Neoficiale oni menciis eĉ dudekmil. Kial? Ĉar ofte nomŝildo ĉiutage aperis sur la brusto de nova persono. En multaj vilaĝoj oni uzis tiun sistemon, ĉar estis nek mono nek tempo por ĉiuj virinoj partopreni, do ĉiun tagon novaj virinoj venis al la Forumo.
Ĝenerale la partoprenantoj ne reprezentis la ordinaran virinon de la mondo. Por tio ili estis tro bone edukitaj kaj tro bonfartaj. Sed estis reprezentantoj de ĉiuj sociaj tavoloj.
La Forumo funkciis kiel granda malfermita universitato, kie diversaj flankoj de virina vivo lige al ekonomio, kulturo, religio kaj politiko estis prilumigitaj.
– 14 –
— pàgina 15 —
Kiel esperantistino mi komprenble notis, ke la plej parolemaj virinoj dum la diversaj renkontiĝoj kaj prezentadoj, kiujn mi ĉeestis, venis el angleparolantaj grupoj. Certe oni povas diri la samon pri la franc- aŭ hispan-lingvanoj en franc- aŭ hispan-lingvaj renkontiĝoj, sed tiajn mi ne ĉeestis. Ĉu oni rajtas diveni, ke ilia vigleco ne dependis nur de iliaj pli grandaj konoj kaj spertoj?
Kiel virino mi volas diri, ke la etoso estis rava. Mi ne atendis tiom da ĝojo. Mi atendis diskutemon kaj trovis ĝin abunde. Mi estis trafita de la forto kaj beleco de multaj saĝaj virinoj. Mi estas certa, ke la virinoj de la mondo havas bonan eblecon progresi en sia laboro por evoluo kaj egaleco, ĉar kune ni estas fortaj kaj per ĉi tiaj renkontiĝoj ni fariĝas videblaj.
◇ NOVAĴOJ NOVAĴOJ NOVAĴOJ NOVAĴOJ NOVAĴOJ NOVAĴOJ ◇
Kun granda kontento ni informas, ke unu el la japanaj kunlaborantoj de SkE, s-ino Yamakawa Setuko, naskis sian unuan filon, Ryôhei, je la 8a de februaro. S-ino Yamakawa, kun Hukunaga Makiko, fondis japanan laborgrupon, kiu regule eldonas nian revuon SkE en la japana.
De ĉi tiu numero, SkE regule aperos en sonbenda formo por blindaj interesiĝantoj. Anne Amblès sursonbendigos la tekstojn laŭ peto de aktivaj virinoj en la itala sekcio de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj).
[BILDO p.15] Ronda ilustraĵo: desegnita virino kun longa hararo, sidanta ĉe tablo, ridetanta, tuŝanta per la fingroj folion — legado de brajlo.
Aktivaj virinoj nun disponas pri 12-lingva flugfolio, kiu klarigas, kial Esperanto estas aparte utila por virinoj. La flugfolio estis eldonita de la Komisiono pri Virina Agado (KVA) de UEA, kiu ricevis subvencion de 500 guldenoj de la Institucio Hodler por tiu celo. Ĝi estas verkita en la jenaj lingvoj: Esperanto, germana, sveda, franca, angla, portugala, nederlanda, hispana, bulgara, rusa, japana kaj lingala. Interesatoj povas ricevi kvanton de la flugfolio senpage por disdonado dum virinaj renkontiĝoj kaj similaj okazaĵoj. Bonvolu peti ĝin de: Märtha Andréasson, Lilla Tolsered Pl. 2265, S-425 90 Hisingskärra, Svedujo.
— pàgina 16 —
PATRINECO KAJ PROFESIO: ĉu la kombino eblas?
Ĉi tiu estas la lasta parto de tiu serio, per kiu ni jam regalis vin en la du antaŭaj numeroj. Temas pri respondoj al demandilo sendita al pluraj legantinoj de SkE, en kiu ni demandis pri la problemoj kombini eksteran laboron kun prizorgado de infanoj kaj domtaskoj.
FRANCUJO:
Mi havas unu filinon preskaŭ 19-jaran. Kiam ŝi naskiĝis, mi estis instruistino en Alĝerio. Mi ĉesis labori 15 tagojn antaŭ la nasko ĝis tri monatoj post ĝi. Mi estus preferinta ĉesigi la profesian laboron dum pluraj jaroj. Sed niaj financaj vivrimedoj ne ebligis tion. Fakte tio okazis kelkajn jarojn poste, kiam ni revenis al Francio (Cendrina estis 3½-jara). Mi profesie relaboris kiam ŝi estis ok-jara.
Mi fakte ne tro scias, ĉu mia intenco patriniĝi influis (aŭ ne) mian sintenon pri edukado… Kompreneble, ĉar mi deziris bebon, tio entute influis la rilaton patrino/infano. (Kiam oni ricevas bebon ne deziratan, tiu rilato verŝajne ne same kontentigas!).
Esti patrino ne influis mian sintenon al profesia laboro. Sed, male, tiu lasta influis mian sintenon al mia infano: post ses horoj kun la geknaboj de aliuloj (kaj daŭre hejme pro korektado, kurspreparado…), mi ne plu havis sufiĉe da pacienco por zorgi bone mian propran infanon.
Hodiaŭ, mi rifuzus duonpartigi mian tempon inter infano kaj faklaboro. Mi atendus pli oportunan monan situacion cele al ĉesigo de profesia laboro, ĝis mi sentus aŭ deziron zorgi pri aliaĵoj, aŭ tion, ke la infano ne plu tiom bezonas min. (La du aferoj estas ligitaj, tutcerte!).
SOLVO de la kudra kvizo sur p. 10-11:
A: Retroira. B: Pleniga. C: Konturа. Ĉ: Petala. D: Galopa aŭ kuranta. E: Fiŝosta (ankaŭ pleniga). F: Rand(bind)a. G: Muŝpaŝoj aŭ kokspuro. Ĝ: Ĉena. H: Kruca.
– 16 –
— pàgina 17 —
Mi tute ne havis problemojn, kiam Cendrina estis juna. Araba virino vartis ŝin dum nia neĉeesto: 4 horojn tage. Eĉ Ĵak prizorgis la bebon (ne tro, ĉar mi preferis fari mem… Vidu kiel povas kongrui geedzoj: unu iom falokrata*, la alia…?).
Anekdoto: Ĵak – do – manĝigis Cendrinan (tagmeze). Verŝajne li neniam ekkomprenis la beban lingvaĵon aŭ sintenon. Kiam ŝi rifuzis daŭre engluti (kiel la patro tamen insistadis), ŝi tutsimple elsputis vizaĝen al Ĵak la ĵus enbuŝigitan nutraĵon. Ĉiutage, kiam mi rehejmiĝis, mi aŭdis: „Via filino kraĉis al mia vizaĝo!». Viro, vere, ne indas prizorgi bebon!
Domtaskoj (aĥ!): En Alĝerio, la virino kiu vartis Cendrinan en nia neĉeesto prizorgis ilin. Kiam mi ne plu faklaboris, mi ĉion faris – grumblante – sed tamen faris. Kiam mi denove profesie laboris (en oficejo), mia kunulo partoprenis – ne duonparte (ne troigu ni, inoj!! hm!) – sed almenaŭ ĉiam, kiam mi petis. Jes ja necesis (-as), ke mi petu… (Tio certe ne surprizas vin, ĉu ne?).
Nia loĝejo kaj tiu de la gepatroj kaj avino de Ĵak najbaris. Do kiam Cendrina malsaniĝis, kiam ni estis for pro iu ajn kialo, ŝi iris al siaj geavoj. Same dum libertempo.
Ĉu mi spertis diskriminacian sintenon ĉe dungantoj pro la infano? Jes, ne… Kion diri? Oni efektive kutimas demandi al virino: „Ĉu vi havas infanojn?». (Fakte laŭ ĝisnuna tradicio, plejofte la patrino zorgas la malsanajn infanojn!). Ĉu temas pri diskriminacio?
Ni ne forgesu, ke ni vivas en kapitalisma lando, kaj – laŭ tiu vidpunkto (eĉ se mi aspektas/us iom reakcia) – mi aldonas ke mi, kiel dungisto, hezitus dungi al grava posteno virinon kun infanoj. Tial, tute ne pro diskriminacio (feliĉe!), kiel estro de entrepreno estas tute logike pensi pri estontaj problemoj.
Estus interese, kompreneble, analizi la vidpunkton unuflanke de la dungantoj (mi ja iomete skizis tion), kaj aliflanke de la dungitoj laŭ ties specifa situacio. (Mi ne havas emon al tio, kaj plie, ĝi ne estas la nuna traktata temo).
Iĝu ni ŝtatoficist(in)oj. Tiel ni ne havos tiajn problemojn!!
…aliajn komentojn? Ne – nur banalaĵo: Estas grava entrepreno naski infano(j)n.
Armelle Le Puil-Lequint [armel l’pŭil l’ke]
* Falokrato: viro kiu opinias, ke pro sia vireco li superas virinojn. Tiu vorto estas prenita rekte el la franca. Eble pli bona formo en Esperanto estus kacokrato.
ab
— pàgina 18 —
POLLANDO:
(Por faciligi la legadon, la mallongaj respondoj [nelegebla] la demandilo estas aranĝitaj en la formo de kontinua teksto)
Mi havas du gefilojn, de 23 kaj 33 jaroj. Antaŭ ilia nasko mi laboris en oficejo kaj poste daŭrigis en la sama posteno. Pro la naskoj mi ĉesis labori dum entute kvin jaroj. Tio ne akordiĝis kun mia deziro.
Mi opinias, ke mia intenco fariĝi patrino negative influis [?] mian sintenon al mia edukado kaj profesia laboro.
Mia edzo tute ne helpis pri la prizorgado de la infanoj kaj la domtaskoj, ĉar li studis.
Dum miaj laborhoroj la infanoj estis en infanvartejo. Posttagmeze mi ilin prenis de tie, kuiris manĝaĵojn kaj prizorgis diversajn aliajn aferojn hejmajn. Dum la lernejaj ferioj, la infanoj estis kun la avino. Kiam ili estis malsanaj mi restis hejme. Mi ricevis la kutiman salajron dum la tuta tempo laŭ kuracista atestilo.
La fakto, ke mi havis infanojn, influis mian elekton de laboro. Mi ne elektis pli respondecan laboron por havi pli da tempo kun la infanoj. Mi ne spertis diskriminacion ĉe dunganto pro tio, ke mi havis infanojn.
De kiam mi havis infanojn, la situacio en mia lando ŝanĝiĝis. Junaj patrinoj rajtas je pli longa pagata libera tempo (tri jaroj) post la nasko. Tamen, la provizado de infanvartejoj estas nuntempe nekontentiga. Ne estas facile ricevi lokon kaj la kostoj estas tre altaj, pli altaj por familioj kun nur unu aŭ du infanoj. La horoj ne por ĉiuj estas taŭgaj kaj somere la vartejoj estas fermitaj, ĝenerale dum unu monato. Sed la prizorgado estas plejparte kontentiga.
SVEDUJO:
Kiom da gefiloj vi havas, kaj de kiuj aĝoj? Mi havas kvar plenkreskajn infanojn, kaj ok genepojn.
Kio estis via profesio antaŭ ol vi naskis? Mi laboris en oficejo.
Dum kiom da tempo vi ĉesis labori profesie pro la nasko de viaj infanoj? Mi ĉesis labori dum 14 jaroj.
— pàgina 19 —
Ĉu tio akordiĝis kun via deziro? Laŭ la cirkonstancoj jes, ĉar neniu povas labori ekster la hejmo kun kvar malgrandaj infanoj. Mi povas diri ke mi ne planis havi tiom da infanoj. Sed kiam ili tamen venis mi devis prizorgi ilin kiel eble plej bone.
Ĉu vi opinias, ke via intenco fariĝi patrino influis vian sintenon al via edukado aŭ profesia laboro? Tute ne, kaj kiam mi estis en la lernejo la mono influis mian sintenon al la edukado. Tio signifas ke miaj gepatroj ne havis sufiĉe da mono por ke mi daŭrigu la studadon. Eĉ por ke mi vizitu la mezgradan lernejon, ili vere oferadis. Nuntempe estas aliel, nun tio kostas nenion kaj oni povas elekti laŭ volo kaj kapableco.
Kiun parton prenis via edzo en la prizorgado de la infanoj? Li faris preskaŭ nenion.
Kiun parton li prenis/-as en la domtaskoj ĝenerale? Li faras preskaŭ nenion rilate al la mastrumado. Li riparas la aŭton kaj tondas la razenon. Nu, eble la afero ne estas tiel drasta, sed preskaŭ.
Kia estas la provizado de infanvartejoj en via lando? Nuntempe estas sufiĉe facile ricevi lokon en infanĝardeno, ĉar oni draste altigis la prezon, tiel ke multaj homoj ne havas monon por pagi la restadon tie por siaj infanoj. Anstataŭe oni lasas la infanojn ĉe najbaroj aŭ geamikoj, kelkfoje ĉe geavoj. La kvalito de la infanvartejoj laŭ mia scio estas bona, sed lastatempe malboniĝis, ĉar oni (por ŝpari monon) altigis la nombron da infanoj en ĉiu grupo. Pro tio la instruistinoj ne kapablas doni al ĉiuj infanoj la necesan prizorgadon. La horoj estas taŭgaj por tiuj, kiuj laboras en oficejo, lernejo ktp, sed ekzemple por flegistinoj povas esti malfacile, ĉar ilia laborrtempo estas neregula kaj dum sabato/dimanĉo la infanvartejoj ne estas malfermitaj. Dum la somero multaj estas fermitaj, sed tiam oni provas transloki tiujn infanojn, kiuj bezonas lokon, al najbara vartejo.
Kio okazas dum la lernejaj ferioj kaj kiam la infanoj estas malsanaj? Kiam la infanoj estas malsanaj la gepatroj (unu el ili) rajtas resti hejme, kun salajro, dum kelkaj tagoj jare. Dum ferioj, se la infanvartejo estas fermita, oni devas plani sian libertempon dum tiu tempo por mem prizorgi la infanojn. Eble la gepatroj dividas inter si la prizorgadon.
Kiel vi mem aranĝis la prizorgadon de viaj infanoj dum la tago? Mi restis hejme ĝis miaj infanoj estis sufiĉe grandaj por mem prizorgi sin. Aŭ pli ĝuste, ĝis la plej maljuna povis prizorgi dum kelkaj horoj la plej junajn. Mi komencis labori ekster la domo dum kelkaj horoj tage, kiam mia plej juna komencis la lernejon.
Ĉu la fakto, ke vi havas infanojn, influis vian elekton de laboreblecoj? Kompreneble, mi devis elekti laŭ miaj ebleco zorgi pri la infanoj. Komence mi laboris kelkajn horojn kiam ili estis en la lernejo. Mi ne
- 19 –
— pàgina 20 —
spertis malfacilaĵojn, ĉar miaj infanoj estis tiel grandaj kaj mi havis bonŝancon ĉar ili ne tro ofte estis grave malsanaj.
Ĉu vi spertis diskriminacian sintenon ĉe dungantoj, pro tio ke via havas infanojn? Jes, mi rimarkas ke estas problemoj, sed ne diskriminacio, kiam la gepatroj laboras ses horojn tage, ĉar ili havas malgrandajn infanojn. Eble ankaŭ pro la neceso resti hejme kiam la infanoj estas malsanaj. Do, nun estas leĝo ke gepatroj (unu el ili) rajtas labori nur ses horojn tage, tamen kun reduktita salajro.
Ĉu vi vidas, ke la situacio por patrinoj en via lando ŝanĝiĝis de kiam vi prizorgis viajn infanojn? Jes, estas multe pli facile. Oni pli bone akceptas la fakton, ke infanoj ekzistas.
Märtha Andréasson
Kial Lidia Zamenhof reiris al Pollando?
Lidia Zamenhof estis ne nur la filino de Zamenhof, sed ankaŭ mem aktiva kaj konata esperantisto. Ŝi tradukis kelkajn verkojn el la pola kaj angla, inkluzive de la fama romano de Sienkiewicz Quo vadis? (tr. 1933). Ŝi estis aktiva en la bahaa movado, kaj ankoraŭ havebla estas ŝia traduko de la libro Bahá’u’lláh kaj la nova epoko de J E Esslemont (tr. 1930), klasika verko pri la historio kaj doktrinoj de bahaismo.
Neklarigita mistero ĝis nun estis ŝia decido lasi Usonon, kie ŝi loĝis dum iom da tempo, por reiri al Pollando en la fino de 1938. Tiu movo rezultigis ŝian morton. Ŝi, kun preskaŭ ĉiuj aliaj membroj de la familio Zamenhof, estis arestita kelkajn tagojn post la nazia okupo de Varsovio. Ĉiuj mortis en la koncentrejoj. Post la milito sciiĝis, ke la nazioj aparte persekutis la membrojn de tiu familio, eĉ preter la fakto, ke ili estis judaj.
Nun klariĝis la kaŭzo de ŝia reiro al Pollando – aŭ almenaŭ de ŝia foriro el Usono. Inter la heredaĵoj de usona esperantistino, kiu mortis lastatempe, troviĝis letero de Lidia Zamenhof al usona esperantisto, Charles Wit [ĉarlz ŭit]. En tiu letero (kies kopio estis sendita al SkE de Charles Power [ĉarlz paŭr]), ŝi klarigas, kial ŝi devos lasi Usonon: ĉar ŝi kontraŭleĝe akceptis pagitan laboron, kion ŝi ne rajtis fari per sia vizo de vizitanto. Pro la intereso de tiu letero, ni aperigas ĉi tie kopion de la tuto.
- 20 –
— pàgina 21 —
Lidia Zamenhof c/o s-ino Quinlan 128 Remsen Street Brooklyn, N.Y.
Cleveland, la 25an de oktobro 1938
D-ro Charles R. Witt, 860 So. Morton Ave., Los Angeles, California
Kara Samideano, Mi ricevis vian leteron de la 15a de septembro kun tiel plaĉa sugesto, ke mi vizitu Kalifornion. Nu, mi respondos tre simple: mi estus treege feliĉa, se tio estus ebla, kaj mi estas absolute certa pri bonega laboro de niaj bravaj kaliforniaj samideanoj.
Tamen okazis io, kio tute malebligas tion kaj nuligas ĉiajn planojn pri mia plua restado en Usono: la registaro rifuzis plilongigi mian restadpermeson, kiu validis ĝis la 30a de septembro. Komence oni postulis, ke mi forlasu la landon antaŭ la 10a de oktobro; poste, dank’ al penoj kaj klopodoj de s-roj Dodge kaj Leahy, oni permesis al mi restadi ĝis la 3a de decembro, por fini la komencitajn kursojn. Tio estas tiom pli granda favoro, ke, kiel ni eksciis, la kaŭzo de la rifuzo estas tio, ke mi … agadis kontraŭleĝe! Oni diris en Washington al s-ro Dodge ke kun la «vizo de vizitanto», kiun mi ricevis de la usona konsulo en Parizo, mi rajtas ĉi tie plenumi nenian pagatan laboron kaj ke farante tion mi agis kontraŭleĝe. Vi povas imagi, kia surprizego tio estis por ni! La konsulo en Parizo certiĝis ĉiamaniere, ke mi ne intencas resti nedifinite en Usono, sed mi tute ne sciis pri tiu malpermeso rilate al posedantoj de la vizo de vizitanto.
Mi do finos la kursojn, kiujn mi nun gvidas ĉi tie, kaj mi finos ilin ĉirkaŭ la 10a de novembro, kaj poste mi forlasos Amerikon. Ĉu mi iam revenos? … Nur Dio Ĉioscia konas ŝiajn proprajn planojn. Kaj mi jam spertis iafoje, ke planoj, kiujn mi mem faras, kiel ajn ellaboritaj ili estas kaj kiel ajn saĝaj ili ŝajnas al mi, estas iafoje renversataj kiel dometo el kartoj kaj anstataŭe estas starigitaj novaj planoj, kiujn mi ne planis. Kaj tial, malgraŭ la sento de malagrabla surprizo, mi penas serene akcepti la okazintaĵojn. Mi iros unue en Polujon, verŝajne ĉirkaŭ la 20a de novembro. Poste, mi ne scias ankoraŭ; eble mi reiros Francujon, kie mi laboris dum kelkaj jaroj, kaj eble iaj aliaj planoj disvolviĝos.
Certe, mi bedaŭras ne viziti Kalifornion kaj ne konatiĝi kun la tieaj samideanoj. Mi renkontis en Green Acre f-ino
Do nur de malproksime mi salutas vin plej kore, kara Samideano, kaj restas sincere via
Lidia Zamenhof
- 21 –
— pàgina 22 —
[BILDO p.22] Titola desegnaĵo: du azenoj sur monteto, ligitaj per ŝnuro, tiras en kontraŭaj direktoj; super ili la vorto «REAGOJ» per grandaj literoj.
KELKAJ KAŬSTIKAJ KOMENTOJ PRI INTERNACIA VIRINA TAGO
[nelegebla]
Leginte la priskribon de Internacia Virina Tago (IVT) en n-ro 12 de SkE, mi demandis min, kial revuo dediĉita al serioza traktado de la rolo de la virinoj en la nuntempa socio okupiĝas pri tiu leĝera temo. Por paroli klare kaj malkaŝe, miaopinie IVT estas samspeca blufa ĉarlatanaĵo kiel Patrina kaj Patra Tagoj. La celo de tiuj unufojaj en la jaro eventoj estas memorigi, ke la koncernaj homoj meritas apartan traktadon, sed ŝajnas hipokrite koncentri sentojn de honoro, respekto, estimo, amo ks. dum nur kelkaj horoj de unu tago en la jaro. Same kiel la festado de naskiĝ-datreveno aŭ nomtago, IVT kaj aliaj similaj tagoj – en Usono estas eĉ Tago de la Arboj – havas nur efemeran efikon. La tago post IVT estas identa al la tago antaŭ ĝi.
Por mi IVT estas relative nova afero, ĉar dum la unuaj kvar jardekoj, kiujn mi pasigis en Usono, mi neniam aŭdis pri ĝi. Povas esti, ke kelkaj virinaj grupoj tie solenis IVT, sed ili verŝajne faris tion tiel silente kaj diskrete, ke mia atento neniam estis altirita. Ankaŭ kiam mi vojaĝis kaj loĝis en diversaj eŭropaj landoj de 1959 ĝis 1966 mi ne memoras pri iu okazaĵo aŭ manifestacio rilatanta al speciala virina tago. Nur post kiam mi ekloĝis en Hungario en 1971, mi havis okazon observi, kiel IVT funkcias, ĉar la festo estis organizita ĉiun marton en la laborloko de mia edzino kaj ankaŭ en mia. En la institucio, kie mi laboras, IVT estas tuttaga projekto. Antaŭtagmeze la sindikato mobilizas siajn membrojn por prepari florojn kaj donacojn kaj aĉeti frandaĵojn kaj trinkaĵojn (ankaŭ drinkaĵojn!); la konsumado daŭras la tutan posttagmezon. Mi forgesis mencii, ke dum la semajno antaŭ IVT, viroj ricevas „inviton» kontribui monon por kovri la elspezojn.
Tiuj IVT-festoj, kiujn mi spektis, ne impresis min solene. Post ŝablona paroladeto farita de unu el la viraj funkciuloj, sekvas ingestado de la kukoj kaj alkoholaĵoj, interrompita de babilado kaj ridado. Kelkaj, sed ne ĉiuj, viroj ĉeestas por rehavi sian kontribuaĵon en iikva formo. Sen ombro da dubo tiuj IVT-oj estas tre distraj okazaĵoj kun agrabla etoso, en kiu dronas ĉies problemoj kaj zorgoj.
- 22 –
— pàgina 23 —
Ankaŭ la plejmulto da priskriboj publikigitaj en SkE pri IVT en diversaj landoj emfazas la plezuran kaj amuzan aspektojn de la festo. Nur kelkloke trapenetras la nocio, ke IVT estas okazo por okupiĝi pri pli gravaj aferoj ol sidadi sur la postaĵo por trinketi kafon kaj flari florojn. La organizado de mitingoj kaj surstrataj manifestacioj favore al homaj rajtoj, malarmado, paco ks. estas multe pli pozitiva agado. Sed kial nur dum IVT kaj kial nur fare de virinoj?
Se la akirado de egalaj rajtoj por virinoj estas relative malpli facile en kapitalismaj landoj ol en socialismaj socioj, kiel oni plurfoje asertas sur la paĝoj de SkE, kiel klarigi la preteratenton de IVT en Okcidenteŭropo kontraste kun ĝia fanfarona festado en la orienteŭropaj landoj? Ĉu vi povas esti, ke la virinoj de la nesocialisma mondo estas pli realecaj kaj malpli hipokritaj, ĉar ili konstatas, ke IVT neniel povas influi la disvastiĝon kaj intensecon de seksa diskriminacio en iu socio?
Epilogo
En la kvara numero de Hungara Vivo (1985) estas artikolo titolita „Virinoj en Hungario», kiu informas pri la historio de la agado por egalaj rajtoj kaj la atingoj de virinoj post la liberiĝo de la lando en 1945. Tamen, evidentiĝas, ke ĉio ankoraŭ ne estas tute kontentiga. Diskriminacio ja ekzistas. Ekzemple, malpli granda socia prestiĝo karakterizas profesiojn, en kiuj la proporcio de virinoj estas alta (65% de vendistoj, 79% de bazlernejaj instruistoj). Tiu speguliĝas ankaŭ en la salajroj, kiuj estas 20-25% malpli altaj ol tiuj de viroj. La virinoj troviĝas en malavantaĝa situacio pro sia malpli alta instruiteco, aŭ simple ĉar ili estas virinoj. Inter ĉiuj faktoj kaj statistikoj ne estis unu vorto pri IVT kaj kiel ĝi povas kontribui al la plenumo de la abundaj taskoj, kiujn la virina movado alfrontos dum la sekvaj jaroj kaj jardekoj.
Bernard Golden, Hungarujo
PRI LINGVA SEKSISMO
Ĉu ni vere bezonas sufikson por esprimi sekson? Ĉiujn aliajn homajn ecojn ni tute kontentige priskribas adjektive. Ni parolas pri katolika kelnero, pri nigra ŝoforo, pri kalva prezidanto aŭ pri samseksema komputeristo; kaj ni ne postulas sufikson por specifi religion, haŭtkoloron, harmankon aŭ aminklinon. Kial do ni uzu sufikson nur kiam temas pri sekso?
Mi proponas, ke ni tutsimple bojkotu la inan sufikson. Se nepre necesas indiki sekson, ni uzu la adjektivon «ina» aŭ la substantivon «ino», paralele
- 23 –
— pàgina 24 —
kun «vira» kaj «viro». Ni do parolu pri ina kelnero same kiel pri vira ŝoforo.
Sed ni faru tion sole nur se la senco nepragas seks-indikilon; alie ni uzadu ĉiam neŭtran terminon. Jes, ni diru, ke Margaret Thatcher [taĉa] estas la unua ina ĉefministro de Britio (nome, ĉiuj antaŭaj estis viraj); sed ni diru, ke ŝi fariĝis brita ĉefministro en 1979.
Bojkotado de la ina sufikso neniel kontraŭus la Fundamenton – la sufikso restus principe valida, sed ĝi grade-grade forvelkus kiel arkaismo.
Komprenble restos izolaj esceptoj, kiel frato/fratino kaj patro/patrino. Sed ŝajnas probable, ke tiuj malmultaj esceptoj finfine cedos lokon al pli neŭtralaj formoj. Kaj se ne, ni povos senĝene toleri unu-du bagatelajn kuriozaĵojn, ĉu ne?
La neŭtra pronomo estas iom pli tikla demando. Miaopinie, nova pronomo (kiel «zi») havus absolute nenian esperon pri vasta akceptiĝo en la nuna situacio, ĉar la bezono por tia pronomo ankoraŭ ne estas ĝenerale agnoskata.
Nu, ni estu ruzaj! La viroj plejparte ne konscias, ke la neŭtra uzo de «li» estas ĝene seksisma. Bone do – ni helpu ilin: ni sisteme kaj konsekvence ekuzadu «ŝi» kiel neŭtran pronomon! Ni ekzemple skribu: «Se iu leganto deziras fotokopion, ŝi sendu respondkuponon», aŭ «Kiam membro de la komitato volas preni la parolon, ŝi levu la manon».
Tiu esprim-maniero, kvankam nekutima, estas tute bonorda kaj laŭfundamenta – la Fundamento fakte ne preskribas, ke «li» estu la neŭtra formo. Sed ĝi ĝenos multajn virojn, kiuj protestos, ke ne ĉiu leganto estas ino. Tio donos al ni la okazon klarigi, ke la rutina uzado de neŭtra «li» estas same ofenda al multaj inoj!
Se ni tiel konsciigos la virojn, ke seksisma pronomo estas ĝenaĵo, mi estas certa, ke baldaŭ «nature» evoluos nova neŭtrala formo, sen kia ajn perforto niaflanke. Kaj se ne, almenaŭ ni estos kreintaj konvencion, ke ambaŭ pronomoj povas esti indiferente uzataj en neŭtra senco.
Kiam temas pri lingvaj ŝanĝoj, iom da ruzado estos pli efika, ol brua perfortado. Ni do agu delikate, takte – kaj ruze!
Dermod Quirke [kverk], Brituj
◇ Se vi scivolas, kiel sonas «ŝi» kiel neŭtra pronomo, legu la artikolon «Gepatroj ne bezonas resti hejme» (p. 4-8), en kiu troviĝas la unua eksperimento pri ĝia uzo.
ab
- 24 –
Núm. 14, octubre de 1986
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 14, octubre de 1986.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa bulteno
Informoj pri virina agado
[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: granda titolo «Sekso kaj Egaleco» en dika nigra tipografio sur helgriza fono, en kadro; dekstre supre «Sendependa bulteno», maldekstre sube «Informoj pri virina agado».
Numero 14 — Oktobro 1986
Sekso kaj Reguleco
Kiam ajn SkE aparte malfruas, okazas poŝta katastrofo. La adres-etikedoj por n-ro 13 estis senditaj al la presejo en Belgujo de Dermod Quirke, kiu administras la adresliston. Sed pro poŝta striko en Belgujo, ili neniam alvenis. De nun, tamen, ni esperas ŝpari multe da tempo kaj nenecesa laboro, ĉar mi akiris komputilon kaj povos mem ĝisdatigi la adresaron.
Per komputilo oni povas ŝpari multe da tempo – sed eblas ankaŭ malŝparegi ĝin. Necesas eviti la emon sidi dum horoj antaŭ la magia ekrano, dum la infanoj desegnas sur la muroj kaj verŝas lakton sur la tapiŝon, luktante por solvi simplan problemon de la speco kiel centrigi la titolojn…
Espereble la malfruo de SkE estas kompensata de ĝia pli bela aspekto. En la komenco, SkE estis tajpita kaj multobligita per stenciloj. De la pasinta numero, tamen, ĝi estas senpage kompostita de Dermod Quirke, kaj (bedaŭrinde ne senpage) presata de la Grafika Centro de UEA.
Estas klare, ke malgraŭ ĉiuj klopodoj, mi ne sukcesas revenigi SkE al la antaŭa kvar-monata ritmo. Mi do decidis rezigni pri tio, kaj oficialigi tion, kio jam praktike okazas, nome, ke ĝi aperas du-tri fojojn jare. Mi volas tamen memorigi miajn paciencajn abonantojn, ke tio ne influas la abonojn. Unu abonpago validas por kvar numeroj, kaj ne rilatas al la periodo dum kiu ili aperas. Kiam la abono finiĝos, vi ricevos memorigilon.
Anna Brennan
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj): 16 ned. gld. aŭ 15 irk.
Respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan, monpagojn al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4412211.
Redaktoro Anna Brennan Colle Rasto I-00039 Zagarolo Italujo
Kunlaboris en ĉi tiu numero Brian Holser Dermod Quirke
Kompostis Dermod Quirke
PERANTOJ
Internacia (prezo: 16 ned.gld.): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hoop, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Brita (prezo: £4,00): Dermod Quirke, PO Box 14, Newark, Notts, NG24 4TP. Poŝtĉekkonto 12 463 0006.
Franca (prezo: FF45,00): Anne Elise Amblès, 20 bis rue Censier, 75005 Paris.
Germana (prezo: DM14,00): VEJGA, Töpferstraße 20, 4500 Osnabrück.
Itala (prezo: Lit.9000): Anna Brennan, Colle Rasto, 00039 Zagarolo. (Nur por italaj abonantoj; aliaj preferu pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, aŭ al nacia peranto.)
Japana (prezo: ¥1500): Sei to Byodo Hakkokai, p/a Hukunaga Makiko, Maginu 1833-2-308, Miyamae-ku, Kawasaki-si, 213. Poŝta ĝirokonto 0-99911, Tôkyô.
Nederlanda (prezo: ƒ16,00): Anna Brennan. Poŝtĉekkonto 4412211.
Norvega (prezo: Kr.40,00): Margrete Landmark, Torødveien 109, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Sveda (prezo: Kr.40,00): Märtha Andréasson, Lilla Tolsered pl. 2265, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4880.
Usona (prezo: $8,00): Charles Power, 1014 Weymouth Avenue, San Pedro, CA 90732.
Respondeca eldonanto (verantwoordelijke uitgever): Anne Tilmont, Nationalestraat 108, B-2000 Antwerpen
- 2 –
— pàgina 3 —
Demeti la kaptukon
Persanino
[BILDO p.3] Desegnaĵo: vizaĝo de virino malantaŭ dikaj vertikalaj strioj, kiuj samtempe aspektas kiel kradstangoj de malliberejo kaj kiel vualo; videblas nur la du grandaj okuloj tra la stangoj.
Mi laciĝis tiel vivi en mia lando kun kaptuko kaj kovrilo, kaj esti sendefenda antaŭ ĉiu barbulo.
Mi ricevis mian pasporton kaj invitilon. Mi estis decidinta partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto. Mi aĉetis mian bileton kaj preparis mian valizon.
Ho, kiel agrable estis demeti la kaptukon kaj esti kiel mi volas. Por mi ne pasis longa tempo, ĝis mi aŭdis la voĉon de la piloto, kiu adiaŭis kaj anoncis alteriĝon.
Mia koresponda amiko atendis min en la flughaveno kaj gvidis min al la hotelo. Poste ni iris al la kongresejo. La kongreso devis komenciĝi la postan tagon.
Kiel pompa estis la inaŭguro de la kongreso! Poste ĉiuj partoprenantoj ekstaris kaj kunkantis la Himnon de Esperanto. Ankaŭ mi entuziasme komencis kanti:
En la mondon venis nova sento Tra la mondo iras forta voko …
Sed, ĉu mi ĝuste aŭdis? Ĉu la versoj estis ŝanĝitaj? Mi denove aŭskultis. La Himno estis tute ŝanĝita, sed la vortoj ne estis strangaj. Ho! Ve! Ĉi tiu ne estis la Himno de Esperanto sed la muezino de nia najbara moskeo, kiu alvokis al la preĝo. Li anoncis la komencon de nova tago kaj la saman koŝmaron kun kaptuko, kovrilo, barbuloj kaj sufoka vivo en mia lando, kiu iam nomiĝis Persujo.
- 3 –
— pàgina 4 —
La Ligo por la Patrina Lakto
Anna Brennan, Italujo
[BILDO p.4] Emblemo en ovala nigra fono: blanka silueto de patrino kiu tenas kaj mamnutras bebon.
En 1956, du virinoj en Ilinojso, Usono, partoprenis piknikon organizitan de ilia preĝejo. Ili ambaŭ kunportis malgrandan bebon, kaj post la manĝo ili komencis mamnutri. Multaj aliaj virinoj envie rigardis ilin kaj komentis: «Ho, vi estas tre bonŝancaj, ke vi povas mem doni lakton al viaj beboj». Ĉiuj klarigis, ke ankaŭ ili volis mamnutri, sed ne povis pro diversaj kialoj.
La du virinoj, Mary White [meri ŭajt] kaj Marian Tompson, konstatis, ke multaj virinoj volus mamnutri, sed ne sukcesas pro manko de informoj. Ili decidis organizi grupon por helpi tiajn virinojn. Ili kontaktis kvin amikinojn, kiuj ankaŭ havis praktikan sperton pri mamnutrado – kio tiam ne estis tiel ofta en Usono. En la komenco, ili ne estis certaj precize kion fari, kaj decidis aranĝi diskutgrupon pri mamnutrado. En la unua kunveno ĉeestis la sep patrinoj kaj kvin gravedaj amikinoj. Ili ne aktive provis pligrandigi la grupon, kiun ili celis nur por konatoj, sed tre baldaŭ aliaj virinoj aŭdis pri la afero kaj komencis kontakti ilin. Post kelkaj monatoj jam 30 aŭ 40 virinoj volis partopreni la kunvenojn, kaj necesis formi duan grupon.
Tre rapide la afero kreskis, preter ia ajn imago de la sep fondintoj. Post iom da sperto, ili fiksis la enhavon de la kunvenoj, kaj faris serion de kvin kunvenoj (poste reduktitaj al kvar) pri difinitaj temoj por ĉiu nova grupo de patrinoj. En 1957 aperis la unua faldfolio, kaj en 1958 ili komencis eldoni revuon.
La novaĵo pri la grupo tre rapide disvastiĝis, sen konscia provo de la organizantoj. Nur unu jaron post la unua kunveno, ili jam ricevis 50 leterojn monate kaj multajn telefonvokojn de virinoj, kiuj bezonis konsilojn. Estis malfacile por ili plenumi ĉiujn petojn, ĉar ili mem havis junajn infanojn kaj estis tre okupataj pro siaj familioj. Ofte necesis ripetadi la samajn informojn, kaj tio donis al ili la ideon presigi libreton
- 4 –
— pàgina 5 —
pri mamnutrado. Dum la postaj kvin jaroj ili vendis 17 000 ekzemplerojn al virinoj tra la tuta Usono.
Artikoloj pri la ligo (kiun ili nomis La Leche League: «La Lakto-Ligo», aŭ simple LLL) komencis aperi en revuoj kaj ĵurnaloj. Tio pliigis la nombron da informpetoj, kaj en 1960, kvar jarojn post la fondiĝo, la Ligo ricevadis proksimume 300 telefonvokojn kaj 400 leterojn monate. Kiam la internacie legata usona revuo Reader’s Digest aperigis artikolon pri ĝi en 1963, alvenis pluraj miloj da informpetoj. La reago al tiu artikolo montris, ke virinoj efektive volis mamnutri, sed ne povis trovi la necesajn konsilojn. Tuj kiam aperis artikolo pri LLL alfluis lavango da leteroj.
La originala koncepto pri LLL kompreneble tute ne antaŭvidis tiel vastan intereson. En 1963 (eĉ antaŭ la apero de la artikolo en Reader’s Digest) jam estis klare, ke la sep fondintoj kaj helpantoj ne plu povas persone respondi ĉiujn leterojn kaj telefonvokojn. Ili ja estis patrinoj kun junaj infanoj, kio signifis, ke ili ne havis multan liberan tempon. Iliaj amasiĝintaj dosieroj kaj librostokoj estis tenataj en dormoĉambroj, salonoj kaj garaĝoj. En tiu jaro ili dungis parttempan sekretarion kaj malfermis malgrandan oficejon.
De tiu komenco LLL, 30 jarojn post sia fondiĝo, nun fariĝis vasta organizaĵo kun preskaŭ 4000 grupoj en 44 landoj. Evidente la administrado devis kreski kun la asocio. Nun ĝi estas relative formala, kun estraro, komisionoj, direktoroj ktp. Tiu strukturo ne estis planata en la komenco, sed evoluis kiam aperis la bezono.
En 1956, apenaŭ ekzistis presita materialo pri mamnutrado. La fondintoj kolektis ĉion, kion ili povis trovi, kio tiam konsistis el mallongaj alineoj el medicinaj libroj kaj kelkaj artikoloj en revuoj. Ĉio estis tenata en kartona skatolo. Intertempe la situacio ŝanĝiĝis, kaj de tiam aperas multaj libroj, artikoloj kaj esploroj pri mamnutrado. LLL havas grandan bibliotekon, kiu estas verŝajne la plej granda tiutema kolekto en la mondo. Krome, ĝi mem eldonas librojn kaj flugfoliojn pri diversaj aspektoj de mamnutrado kaj kunligitaj temoj.
La bazo de ĝia agado estas la helpo inter patrinoj. Tio funkcias per regulaj kunvenoj (ekzemple, unu fojon monate) por gravedaj virinoj kaj patrinoj de junaj infanoj. La gvidanto de la grupo estas virino, kiu mem havas personan sperton pri mamnutrado. Grupgvidantoj ne havas apartajn kvalifikojn, sed antaŭ ol esti akceptitaj, ili devas multe legi pri la temo kaj korespondi kun reprezentanto de LLL.
- 5 –
— pàgina 6 —
Sed ĉu mamnutrado ne estas malpli konvena, ol doni lakton al bebo per botelo? LLL opinias, ke ne. Ĝi asertas, ke mamnutrado estas la plej simpla, natura kaj ekonomia maniero manĝigi bebon kaj ankaŭ kontentigas ŝi/liajn emociajn bezonojn. Kompreneble, neniu krom la patrino povas manĝigi la infanon, do kiam ŝi eliras, ŝi devas kunporti ŝi/lin, eĉ al aranĝoj, kie la ĉeesto de infanoj ne estas kutima. Tial LLL kuraĝigas patrinojn diskrete mamnutri en publikaj lokoj, kiam tio necesas.
Tamen estas malfacile por patrino mamnutri, se ŝi laboras ekster la hejmo. LLL donas konsilojn al virinoj, kiuj volas daŭrigi la mamnutradon kiam ili reiras al sia laboro, kvankam ĝenerale ĝi rekomendas, ke patrinoj de junaj infanoj restu hejme. Tiu solvo certe ne kontentigus la plimulton da feministoj, kaj LLL ne esploras la problemojn de virinoj, por kiuj la kariero gravas.
En sia libro The Womanly Art of Breastfeeding (La virina arto de mamnutrado), LLL proponas, ke virinoj laboru hejme por gajni monon aŭ portu la bebon al la laborejo, se la laborestro konsentas pri tio. (Tiaj solvoj estas verŝajne pli facile aranĝeblaj en Usono, kie ekzistas tre fleksebla laborsituacio). La libro ankaŭ tre pozitive aludas al, ekzemple, la italaj leĝoj, laŭ kiuj virinoj ricevas liberan tempon kun salajro pro nasko, kun garantio ke ili povos reiri al sia antaŭa posteno. Tamen, la libro ne evoluigas tiajn proponojn al pli profunda esploro de ilia signifo por la socio ĝenerale.
Se nur la patrino povas manĝigi la bebon, kio estas la rolo de la patro? LLL forte rekomendas la aktivan partoprenon de la patro en ĉiuj aliaj aspektoj de la prizorgado de bebo. Tamen ĝi emas reteni iom eksmodan bildon de la patro, kiu ludas kun la infanoj dum la patrino preparas la vespermanĝon, «helpas» la patrinon, kaj portas hejmen la salajron.
LLL pruntas multajn ideojn de la antaŭindustriaj socioj. En la pasinteco, kaj ankoraŭ nun en multaj partoj de la mondo, patrinoj mamnutris ĝis la infano mem perdis intereson. Tio povis okazi kiam ŝi/li estis 2-, 3- aŭ eĉ 4-jara. (Kompreneble, en tiu kazo, la patrina lakto ne estis sola manĝaĵo por la infano). En industriaj socioj, aliflanke, la patrino mem forigas la infanon de la mamo, kutime antaŭ la unua naskiĝtago. LLL kuraĝigas siajn membrojn mamnutri ĝis la bebo mem deziras ĉesi.
En neindustriaj socioj, bebo havas multe pli da fizika kontakto kun la patrino: ŝi/li dormas kun ŝi, aŭ kun ambaŭ gepatroj, kaj restas sur ŝia dorso dum la tago. Tio certe donas al la bebo senton de sekureco, kaj fakte
- 6 –
— pàgina 7 —
en afrikaj triboj, kie tiu kutimo estas la normo, oni tre malofte aŭdas plorantan bebon. Same LLL rekomendas, ke la gepatroj multe tenu novan bebon, portu ŝi/lin ĉe la korpo en portilo, kaj eĉ lasu ŝi/lin dormi en ilia lito. Ĉar beboj ofte vekiĝas dum la nokto, LLL asertas ke tio estas fakte pli
[BILDO p.7] Grandformata linidesegnaĵo: virino kun mallongaj malhelaj haroj sidas duonkuŝe en lito, apogita sur kapkuseno, kaj mamnutras bebon kiun ŝi tenas en la brakoj; la litkovrilo faldiĝas antaŭ ŝi kaj sur la muro malantaŭe pendas du malhelaj kadroj kaj malgranda ŝaltilo.
oportuna por la gepatroj, kiuj ne devas ellitiĝi por prizorgo ŝi/lin. La infano dormas pli profunde, kontenta pro la agrabla fizika kontakto kun la gepatroj, kaj kiam ŝi/li bezonas lakton, la patrino povas mamnutri kuŝante en la lito.
Nuntempe mamnutrado, kiu preskaŭ malaperis en la industriaj socioj, repopulariĝis. Kuracistoj kaj pediatroj, kiuj en la pasinteco malhelpis ĝin per miskonsiloj, denove rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj lernas la ĝustajn
- 7 –
— pàgina 8 —
procedurojn por sukcesa mamnutrado – almenaŭ en kelkaj landoj. Tamen, en multaj landoj, la situacio ankoraŭ ne estas kontentiga.
Dum tiu unua kunveno en 1956, la sep fondintoj neniam imagis, ke ili ĉeestas la naskon de vasta movado. Ĝi atingis sian pinton en 1979, kiam estis preskaŭ 4400 grupoj en 43 landoj (plejparte tamen en Usono). Post tio estis ioma malkresko al 3800 grupoj en 1984. Tiu refalo verŝajne ŝuldiĝas ĝuste al la sukceso de la movado. Nuntempe virino, kiu deziras mamnutri, povas ricevi helpon kaj informojn de multaj fontoj, kaj ne nepre devas aliĝi al grupo de LLL. Tiu ŝajna malsukceso de LLL post 1979 povas do esti interpretata kiel signo de ĝia sukceso.
[BILDO p.8] Nigrablanka desegnaĵo en malnovtempa stilo: virino kun harnodo kaj longa robo kun butonvicoj sidas sur seĝo antaŭ granda skribotablo aŭ presmaŝino, tenante folion en la manoj; ĉirkaŭ ŝi kuŝas stakoj de paperoj. Super la scenaĵo staras arkforme la vorto REAGOJ.
REAGOJ
En SkE n-roj 11-13 aperis plurparta serio kun la titolo «Patrineco kaj profesio: ĉu la kombino eblas?». Reage al la artikolo de Virge Hallop pri la situacio en Estonujo, kiu aperis en n-ro 11, Lembe Laanest aldonis pliajn pensojn en privata letero al Anna Brennan. Resume sekvas kelkaj el la punktoj el tiu letero.
Dum la diskuto en Estonujo pri projekto de nova konstitucio, unu el la proponoj estis, ke oni havu la eblecon resti hejme pli longe kun
- 8 –
— pàgina 9 —
malgrandaj infanoj. Por la Ŝtato, tio estas pli ekonomia solvo ol pagi lokojn en infanvartejo. Tamen patrinoj volas fari tion nur provizore: ili ne deziras tute forlasi sian eksterhejman laboron.
En Estonujo 54% de la laboristaro (en la plej larĝa senco) estas virinoj. Statistiko montris, ke kiam virinoj dum ioma tempo lasas sian salajratan laboron, tio preskaŭ ĉiam estas pro familiaj kaŭzoj: nasko (64%), propra malsano aŭ malsano de infanoj (10%) kaj troa laborŝarĝo pro granda familio (8%).
Patrinoj havas duoblan ŝarĝon ne nur fizike sed ankaŭ mense. Ili ne nur dediĉas ĉiun liberan minuton al sia familio, sed pensas pri hejmaj problemoj ofte ankaŭ dum laboro. Sed por progresi en sia fako, necesas fari ĝuste la malon: t.e. okupiĝi pri ĝi ankaŭ dum libera tempo.
La plejmulto de la medicina personaro estas virinoj. Ĉiuj kuracistoj estas regule sendataj al perfektigaj kursoj en Moskvo, Leningrado kaj aliaj ĉefaj centroj. Sed virinoj pro familiaj kaŭzoj kutime elektas la malpli longajn kursojn (de 1-2 monatoj anstataŭ 4 monatoj), kio malhelpas ilin atingi la supron de sia fako.
Eksterhejma laboro estas grava al la homo ne nur pro financaj kaŭzoj: ĝi donas senton de kontentigo, rekono ktp. Mastrumado de hejmo, aliflanke, estas tre nekontentiga laboro, kiun oni devas konstante ripeti sen vidi evidentajn rezultojn. Ĝi postulas tre multan tempon, sed estas malalte taksata. Tial en Estonujo la plej aktuala problemo ĉiunivele, de la registaro ĝis ĉiu aparta familio, estas malplipezigo de la hejma laboro. ab
Amuzis min legi en numero 12 de SkE miajn rimarkojn pri la onta patro, kiu planis varti mem sian bebon, por ke la patrino daŭrigu sian profesian laboron.
Mi ne scias, ĉu mi prave suspektis, ke li «ne plene komprenas kiom da laboro postulas eĉ novnaskito», sed mi ja ne devis timi, «ke mankos la ‘am-etoso’ ĉirkaŭ la infano»! Kun plezuro mi raportas, ke la atendita bebo estas nun fortika, ĉarma, parolema, amikema kaj evidente feliĉa knabineto, preskaŭ trijaraĝa kaj tre-tre amata.
Sen troo da efikeco, ŝia patro organizis la tagon laŭ la bezonoj de juna infano. Dum li ankoraŭ studis li tion faris ĉefe vespere, kiam ŝi dormis.
- 9 –
— pàgina 10 —
Poste la gepatroj sukcesis tiel organizi sian familian vivon, ke ambaŭ povas labori ekster la hejmo, laŭvice, ne samtempe, kaj la filineto ĝuas la avantaĝojn koni ambaŭ gepatrojn egale, kiel prizorgantojn kaj kunulojn. Ŝi estas pli memstara ol multaj samaĝuloj, flue parolas kaj memfide kondutas inter homoj ĉu konataj ĉu ne.
Lastatempe la familio transloĝiĝis, kaj mi ne dubas, ke la juna Maajke same facile kiel la gepatroj orientiĝos en la novaj hejmo kaj socio.
Audrey Childs-Mee [odri ĉajldz mi], Nederlando
Mi dezirus alporti akvon al la muelilo de nia samideano C. Piron, kiu skribis en n-ro 12 de SkE pri pronomoj por maldistingi la seksojn; por precizigi la viran sekson, li proponas aldonon de speciala nova sufikso -us.
Mi estas tre interesata pri tiu afero, ĉar ni renkontis similan problemon en nia grupo Universala Gefrata Oriento. Jam en la titolo mem de nia asocio ni uzas la vorton «Gefrata», ĉar ĉe ni neniu diferenco devas ekzisti inter la membroj de la grupo, kiuj estas aŭ fratoj aŭ fratinoj, ĉar ni precipe kuniĝas en universala asocio.
Kelkaj samideanoj, al kiuj ni proponis labori kun ni, multe protestis kontraŭ tiu malkonforma uzo de ge- kaj parolis kontraŭ tiu nebona uzo de sufikso jam ekzistanta en la Fundamento kun alia senco, ĉar ge- signifus paron aŭ pliajn personojn de ambaŭ seksoj. Ni ne nur en adjektivoj uzas tiun sufikson sed ankaŭ en substantivoj; ni ne nur diras «gefratoj» sed ankaŭ «gefrato», kiam mi alparolas iuseksan membron de nia asocio. Ni ankaŭ uzas ĝin en titoloj: gemoŝto kaj gevokto, ktp…
Do, ni tamen konservas tiun nommanieron. Ĝi plaĉas al ni!
Ja se vi volas paroli pri ago, kiun vi faras kiel «gepatro» de lernejanoj, vi bezonas tian uzon de ge-, aŭ se ne, kiel diri tion?
Same, kiel pronomon por maldistingi la seksojn, mi proponus anstataŭ «ĝi» uzi novaĵon: «gi». Kial ne diri: «la sekretario, gi…»?
La problemon de seksa lingvo ne konis Zamenhof kiam li kreis nian lingvon, same kiel li ne konis informatikon. Ĉu ni ne devas krei novajn vortojn por nova afero?
Paul Touron [pol turo’], Francujo
- 10 –
— pàgina 11 —
Antaŭnelonga numero de SkE (n-ro 12) enhavis tre legindan artikolon de Claude Piron pri la seksa lingvo-problemo rilate al Esperantaj pronomoj kaj sufiksoj. Tiuj, kiuj la kompletajn argumentojn de s-ro Piron volas espluri, nature devas legi la artikolon mem, sed por resumi:
Kion devus oni diri anstataŭ li aŭ ŝi, se oni ne volas precizigi sekson? Unu propono (antaŭe preferita de Piron) estas la nova senseksa pronomo zi: «Kiam mi vidis la personon, zi forkuris». Piron nun trovas la pronomon zi tro «artefarita» por enradikiĝi en Esperanto. Li nun preferas novan regulon ol novan vorton: ŝi estu virina, li neŭtra, kaj (mi citas) «la kompatindaj viroj ne ricevis specialan pronomon. Manke de tiu distingo, oni uzas pri ili la ĝeneralan pronomon li«. Tiu stranga redifino interne de la nuna pronomsistemo devus kontentigi la feministojn, ĉar la diskriminaciatoj estus subite la viroj. Ĉu mi unikas, se mi trovas ĉi tiun regulon multe pli artefarita ol la novan radikon? (Kiel «pruvon», ke li jam estas senseksa, Piron asertas, ke Dio nomiĝas li en la Biblio kaj ke ĉiuj scias, ke Dio ne havas sekson. Sed mi konas multe da feministojn, kiuj argumentadas, ke la konvencia juda-kristana dio estas efektive vira kaj eĉ patriarkaĉa dio precize ĉar li ade nomiĝas li!).
Rilate al sufiksoj, Piron klarigas la proponon, ke Esperanto bezonas viran sufikson konforman al la virnina in; el multaj sugestoj, Prion preferas us. Tiel instruisto sekse neprecizigata, instruistino specife virina kaj instruistuso specife vira. Ĉar multaj Esperantistoj jam kutime diras instruisto anstataŭ geinstruisto por aludi al persono eble vira kaj eble virina, ĉi tiu solvo ŝajnas supraĵe tre simpla. Sed kiel Piron klarigas, ĝi estas efektive tre malsimpla: ĉu ŝanĝiĝus ankaŭ la signifo de patro, frato, edzo kaj eĉ viro mem? Psikologie, ĉi tio rilatas al vortoj tre forte ligitaj kun la vireco, situacio kiu eble maljustas sed ne ŝanĝiĝos rapide. Piron pravas, ke ne nur temas pri aldono al la lingvo, sed subtila kaj fundamenta ŝanĝo de la lingvo. Ĉu ne suferus la interkompreno dum la ŝanĝado?
Anstataŭe proponas Piron kompleksan aron da kompromisoj, similaj al la seksaj kompromisoj de diversaj naciaj lingvoj: instruisto estus neŭtra, instruistino kaj vira instruisto specifaj; patro, frato kaj aliaj familiovortoj restus baze viraj; ktp. Tio ĉi konformas al la nuna kutimo de multaj neseksismaj Esperantistoj kaj pro motivoj de malriskemo verŝajne preferindas ol la pli radikala radiko us.
Tamen, mi trovas la proponitan pronomon zi tre inda kaj esperas, ke almenaŭ la feministaj eldonaĵoj kiel Sekso kaj Egaleco serioze eksperimentos ĝian uzadon.
Herbert Ashe [aŝ], Usono
- 11 –
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
[BILDO p.12] Ornamita kadro kun la rubrik-titolo «Antaŭen kaj…» skribita per dikaj, rondaj literoj.
PREZIDANTINO EN FRANCUJO
Plia landa asocio de UEA havas inan prezidanton. Unuiĝo Franca por Esperanto, ŝajne la unuan fojon en sia multjara ekzisto, elektis al la pinto de la acocio virinon: Renée Triolle. La funkcio de ĝenerala sekretario, male, estas tradicie plenumata de ino: dum la lastaj 15 jaroj sinsekve tenis ĝin virinoj (J. Vincent, C. Nourmont, R. Triolle kaj denove C. Nourmont).
La virinoj tamen esperas, ke ne pro ineco oni elektis ilin, sed pro laboremo kaj kompetento!
RIFUĜINTOJ
La plimulto da rifuĝintoj estas virinoj kaj infanoj. En multaj situacioj, viraj rifuĝintoj ne plu povas plenumi sian antaŭan okupon, dum aliflanke la virinoj havas multe pli da laboro ol normale. Ili ankoraŭ respondecas pri ĉiuj domtaskoj. En regionoj, kie apenaŭ pluvas, ili bezonas multe da tempo por trovi brulmaterialon kaj porti akvon.
Pro diversaj kialoj, pli da infanoj naskiĝas en tendejoj ol en tradicia medio. La patrinoj, tamen, estas ofte tro malsanaj aŭ fizike elĉerpitaj por naski sekure, provizi sufiĉe da lakto por suĉinfanoj aŭ estri multnombran familion.
En kelkaj regionoj, virinoj ne rajtas partopreni edukprogramojn, kaj tio kontribuas al ilia malavantaĝa pozicio. La Ĉefkomisiono por Rifuĝintoj de UN strebas, por ke knabinoj ĉeestu la lernejojn en tendejoj kaj aliaj centroj. Kulturaj baroj ankaŭ malhelpas virinojn ricevi kuracadon.
Virinoj estas en aparta danĝero pro seksa mistraktado. Inter 1980 kaj 1985, 2400 virinoj estis atencitaj de piratoj dum ili fuĝis en malgrandaj boatoj sur la Suda Ĉina Maro. 1000 virinoj estis forrabitaj, kaj malpli ol duono de ili estis retrovitaj. Ankaŭ en tendejoj kaj ĉe landlimoj estas multaj kazoj de seksperforto.
TEATRO
Studo pri la teatra publiko en Tallinn, Estonujo, montris, ke ĝenerale virinoj pli ofte vizitas teatron ol viroj (la proporcio estas 2:1). Inter multaj demandoj estas ĉi tiu: se vi efektive volus pli ofte viziti teatron (tion volis preskaŭ ĉiuj demanditoj), kiuj estas la kaŭzoj, kiuj tion malebligas? La kaŭzoj: infanoj – por virinoj 28%, por viroj nur 19%; hejmaj laboroj – respektive 25% kaj 13%. Post sia eksterhejma laboro kaj vesperaj hejmaj taskoj, virinoj estas ankaŭ pli lacaj kaj eĉ ne volas en tia elĉerpita stato iri en teatron. La trian lokon okupis efektive laciĝo por virinoj, sed por viroj – aliaj interesoj.
VIRINOJ KAJ MUZIKO
Kion virinoj faris por la muziko? La plejmulto el ni verŝajne supozus, ke virinoj historie ne ludis gravan rolon.
- 12 –
— pàgina 13 —
Tamen, eĉ en la pasinteco, virinoj estis multe pli aktivaj muzike ol oni kutime memoras. La Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj ĵus eldonis suplementon (n-ro 22) al sia regula eldonaĵo Virinoj de Eŭropo, kun la titolo «Virinoj kaj muziko». Ĝi enhavas mallongan studon pri la kontribuo de virinoj al la muziko de Eŭropo. Ĝi komenciĝas per 18-paĝa historia enkonduko, kiu montras la
[BILDO p.13] Desegnaĵo sur muzika liniaro: notoj kaj simboloj de virino kaj viro (♀ kaj ♂) anstataŭ kelkaj notkapoj.
partoprenon de virinoj en ĉiu kampo de la muziko: kiel verkistoj, ludistoj, instruistoj, muzikologoj, faristoj de instrumentoj, direktoroj de teatroj, dirigentoj, eldonistoj, dancistoj, kantistoj ktp. Sekvas mallonga biografia indekso, kun resumaj detaloj pri la vivo de pli ol 80 muzikistinoj, kiuj estis bone konataj en sia propra periodo kaj ankaŭ grave kontribuis al la historio de la muziko. Muzikistinoj estas listigitaj el Eŭropo, Usono kaj la Mez-Oriento. Laste estas ĝenerala bibliografio kaj listo de diskoj.
La suplemento estas senpage ricevebla en ĉiuj lingvoj de la eŭropa komunumo de Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj, Rue de la Loi 200, B-1049 Bruselo, Belgujo.
HARLEM GLOBETROTTERS
La mondfama usona teamo de korbopilko, Harlem Globetrotters, havas unu virinan membron. Lynette Woodard [linet’ iŭdard] aliĝis al la teamo en 1985, kiam oni decidis varbi ankaŭ inter virinoj. Ŝi estis elektita el 18 virinoj, ĉiuj elstaraj ludistoj. Woodard mem jam ludis en la usona olimpia teamo en 1980 kaj denove en 1984, kiam ŝi estis teamestro. Dum unu jaro en 1981, ŝi ludis por itala teamo, sed tio estis streĉa sperto por ŝi, ĉar ŝi ne parolis la italan kaj ŝiaj kunludantoj ne parolis la anglan. Ŝi ankaŭ dum pluraj jaroj ludis por la usona nacia teamo, antaŭ ol aliĝi al la Harlem Globetrotters. Ŝia antaŭa trejnisto (ankaŭ virino) diras, ke Woodard ne faras unu aferon elstarege, sed faras multaj elstare.
KOMISIONO POR EGALECO
Instruistinoj ĉe la universitato de Kopenhago starigis komisionon por egaleco en 1983. La universitato havas 25 000 studentojn kaj 3 000 lekciistojn.
La plejmulto da studentinoj estas en la fakoj de teologio kaj humanismaj studoj. 46% de studentoj de juro estas virinoj, sed nur 26% de la sciencaj studentoj. Nur 4% de la lekciistoj estas virinoj. La studgrupo pri egaleco daŭrigas sian klopodon plibonigi la situacion.
Informojn provizis: Claude Nourmont [klod nurmo], Luksemburgo; Refugees junio 85; Lembe Laanest, Estonujo; Women of Europe n-ro 42 kaj supl. 22; Ms januaro 86.
[REKLAMO p.13] Enkadrigita teksto: . . . malantaŭen
– 13 –
— pàgina 14 —
Pago por virino
François [frasŭa] Akpa, Benino
Kiam oni aŭdas la vorton doto, oni emas pensi pri la pago, kiun la familio de la fianĉino pagas al ŝia estonta edzo. Sed ekzistas lokoj, kie la situacio estas tute inversa: tie la estonta edzo pagas al la familio de la virino, kun kiu li deziras edziĝi. Tia situacio estas priskribita en la suba artikolo.
Kiel tia pago influas la situacion de la virino? Je la unua vido, oni eble emus rigardi ĝin negative: ŝajnas kvazaŭ la junulino estas varo, kiun ŝia estonta edzo «aĉetas» de la gepatroj. Ni notu, tamen, ke por la gepatroj tio almenaŭ igas la filinojn tre valora kaj havinda varo. Cetere, kiel vi legos en la suba artikolo, la fianĉo devas doni valoraĵojn ankaŭ al la estonta edzino. Male, en landoj kie la gepatroj devas pagi doton al la edzo, ili ofte konsideras la filinojn nedezirata ŝarĝo.
En la kamparaj lokoj en Benino, ofte amikeco naskiĝas kiam junulo, vidante junulinon en la vendejo aŭ en la strato, ĉe la puto aŭ dum longa vojaĝo, salutas ŝin tutkore. Kutime, salutante ŝin li diras: «Mia tre estimata amikino, kiel vi fartas? Kiel vi nomiĝas?»
Poste li diras al ŝi, ke li amas ŝin tre multe kaj demandas, «Ĉu estas eble ke mi edziĝu kun vi?» Ofte la virino ne konsentas tuj, sed ridetas kaj prokrastas la respondon ĝis alia tago. Ili fiksas rendevuon kaj se la du homoj havas la saman opinion, ili renkontiĝas, sed se la junulino ne konsentas, ŝi ne alvenas.
En tiu ĉi kazo, ŝi alvenas. Dum la konversacio, la junulo trudiĝas kaj diras al ŝi, ke li edziĝos kun ŝi; tie naskiĝas tio, kion oni nomas «amo». Poste estas la periodo de rendevuoj.
Post kelkaj monatoj, la junulo prezentas sin al la estontaj bogepatroj, alportante du botelojn da sodabi (populara alkohola trinkaĵo en Benino), kaj petas la rajton edziĝi kun ilia filino. La estontaj bogepatroj diras, ke ili devos paroli kun sia filino kaj ekscii ŝian opinion, antaŭ ol decidi.
– 14 –
— pàgina 15 —
Dum tiu periodo la junulo komencas havi seksajn rilatojn kun la junulino. La amikeco daŭras, daŭras, almenaŭ du jarojn aŭ pli. Poste, la junulo diras al sia estonta edzino, ke denove li kontaktos ŝiajn gepatrojn pri la aĵoj, kiujn li devos donaci antaŭ la edziĝo. La junulino aranĝas por li novan daton revidi ŝiajn gepatrojn. Poste, ŝia tuta familio kunvenas por paroli pri tiu ĉi afero.
[BILDO p.15] Desegnaĵo de kelkaj plenaj sakoj kun ŝnuroj; sur unu el ili legiĝas «MAN» [?].
Dum la kunveno, la familio decidas, ke ĝi deziras ricevi de la junulo sumon ekvivalentan al 3200 frankoj francaj, kaj ke la junulino mem devas ricevi sumon ekvivalentan al 800 francaj frankoj, plus dudek kvar mezurojn da faruno el manioko, dudek kvar mezurojn da fazeoloj, grandan kvanton da salo, pakojn da sukero, orelringojn, ĉenojn, piedvestojn, kalsonojn, koltukojn, ktp.
[BILDO p.15] Desegnaĵo de ŝafo staranta flanke, kun densa lano.
La junulo reiras hejmen tute meditema kaj pensema. Li disponas pri du aŭ tri monatojn por pagi ĉion. Poste, la estontaj bogepatroj postulas pliajn aĵojn: di ŝafojn, ok kokinojn kaj kvar kokinojn, grandan kvanton da fiŝoj. La estonta bofilo petas ilin iom redukti la pagon, kaj tuj ili respondas, ke se li ne konsentas, li povas lasi ilian knabinon. Post kelkaj tagoj, la junulo vizitas siajn proprajn gepatrojn, kiuj donas tuj al li grandan palmaron kaj parcelojn. Li povas vendi ilin por pagi la grandan doton.
Post kelkaj semajnoj la junulo sendas al la estontaj bogepatroj amikojn kaj parencojn por transdoni la aĵojn. De kiam ili ricevas la aĵojn, tre ĝojaj, ili
– 15 –
— pàgina 16 —
anoncas la daton por la eltiro de la junulino. Dum tiu tago la junulo sendas alian grupon da personoj por venigi ŝin. Kiam la novedzino iras al la domo de sia edzo, lia tuta familio ĉeestas kaj ĝoje festas.
Tamen post la sendo de ĉiuj aĵoj al la bogepatroj, foje okazas, ke la edzo malriĉiĝas. Tial la virino povas ankaŭ forlasi lian domon, kvankam li elspezis tiom multe. Do, por viroj kiuj loĝas en la kamparo, por havi nur
[BILDO p.16] Tri desegnaĵoj de fiŝoj, unu apud la alia.
unu virinon, necesas elspezi multe da mono. Nur en la urbo Kotonuo estas escepto, ĉar tie estas multaj virinoj sen viroj. Sed ĉi tie necesas havi multe da mono antaŭ ol esti plejamata kaj karega.
Aliflanke, troviĝas aliaj homoj kiuj havas ĝis kvin aŭ ses edzinojn. Jen tio, kio kaŭzas la altajn dotojn: «La konkursado por la virino», komprenebla per la mono.
[BILDO p.16] Desegnaĵo de virkoko staranta, kun granda vosto.
Preskaŭ ĉie en Afriko estas la sama afero. Ekzemple en Nigerio la situacio estas pli malbona ol en Benino. Kelkloke en Norda Afriko, estas la personinterŝanĝo anstataŭ pagi la grandan doton. En partoj de Azio, la viroj ne trovas edzinojn, dum aliloke en la sama Azio la virinoj urĝe serĉas edzojn.
Ĉu viro ne rajtas havi edzinon pro la alta doto? Efektive, pro tio multe da viroj vivas nuntempe sen virinoj. Ni rekonu en la nomo de la tuta homaro ke la virino estas ĉiam necesa por la viro ĉie. Sen la virino, nenio estas ebla kaj la vivo de la viro dependas de tiu de la virino.
– 16 –
— pàgina 17 —
Augsburg – la 70a UK
Aŭgusto 1985
Kunvenoj por virinoj
Sally Phillips [sali filips] Britujo
Ni postulos pli grandan ĉambron venontjare por la kunvenoj pri virina agado. En tiu plenŝtopita ĉambro estis apenaŭ eble eĉ spiri! Tio tamen ne malhelpis al diskutado kaj ŝprucado de ideoj kaj planoj.
Post la ĝenerala kunveno estis seminario pri publika parolado, kun bonegaj, klaraj, helpemaj prezentoj de Belka Beleva, Märtha Andréasson kaj Anna Brennan. Estis malfacile konvinki la aŭskultemulojn, ke la seminario celas nur partoprenantojn. Eble la timemuloj devus havi permeson resti dum la prelego kaj foriri antaŭ la ĝenerala partoprenado.
Ĉiuj seminarianoj havis la eblecon (kaj devon) pretigi kaj prezenti paroladeton laŭ la konsiloj ĵus donitaj. Tiu ekzercado estis tre sukcesa kaj ĉiuj prelegetoj estis aŭskultindaj. Krome estis interese noti, ĉu la konsiloj estis adoptitaj. Post taksado de ĉiu prelegeto, ĉiu devis fari duan provon. Ni estis tre kontentaj pro la seminario, kaj ĉiuj deziris ripeti ĝin en alia kongreso.
Kiel varbi malpli spertajn virinojn, tamen? Dum la sinprezentoj, oni malkaŝis tiom da talentoj kaj tiom da interesaj laboroj faritaj de la virinoj, ke mi sentis mankon de vendistoj, fabrik-laboristoj, senlaboruloj ktp.
Ni havas forton. Ni devas ampleksiĝi por esti pli valora grupo.
Maltrankvila vojo
Vera Simeonova, Bulgarujo
Unu el la pioniroj de la korĥirurgio en Bulgario, ŝi kontribuis multe por tiu malfacila sfero de la medicino. Komencinte kiel help-kuracistino, Lada Marinova paŝis la enhavoriĉan vojon de la kuracisto, de la sciencisto. Ŝi faris multnombrajn malsimplajn operaciojn kaj helpis al multaj homoj kun malsanaj koroj. Ŝiaj sciencaj referaĵoj estis pli ol 45. Ŝi partoprenis
– 17 –
— pàgina 18 —
diversajn konferencojn, simpoziojn, kongresojn – en Bulgario kaj eksterlande.
Antaŭnelonge mi demandis ŝin: «Se vi devus denove elekti vojon en la vivo, kien vi ekmarŝus?». Ĉu ja estis konvena tiu demando! Ju pli altajn suprojn atingas la homo, des pli senlimaj horizontoj malkovriĝas antaŭ li. Ŝi pensas, ke ŝi ankoraŭ ne donis sufiĉe por la homoj.
D-ino Marinova rememoras: «… Estis leciono pri literaturo. La lernantino finis sian referaĵon tiamaniere: Emancipita kaj egalrajta ne estas nur la virino, kiu vestas sin moderne kaj tenas cigaredon en la mano, sed la virino, kiu ne timas eniri la plej malfacilan sferon de la vivo, kie ŝi kontribuos helpon al la socio».
Okcidente malaperis la flamoj de la Dua Mondmilito. La juna kuracistino estis volontulino en la Liberiga Armeo. Ŝia batalbapto komenciĝis ĝuste en
[BILDO p.18] Desegnaĵo en forta nigra-blanka kontrasto: kuracistino en operaciejo, kun ĉapo kaj masko sur la vizaĝo, videblaj nur la okuloj.
la Unua Ĥirurgia Hospitalo. Alvenis la severe vunditaj homoj – difektitaj, kriplitaj. Ŝi devis restarigi, returni ilin al la vivo. La vunditaj batalantoj ekamis la junan helpantinon. Ili admiris la rideton de ŝiaj bluaj okuloj, samtempe severaj kaj tenoraj.
Poste la memoro kondukas ŝin al la vilaĝo, kie ŝi estis regiona kuracistino. Tio estis en la pasinteco – ŝi renkontis antaŭjuĝojn, postrestintajn ideojn.
– 18 –
— pàgina 19 —
Sed ŝi devis venki la malfacilaĵojn kaj gajni la amon kaj estimon de la homoj.
Post jaroj la kandidato de la medicinaj sciencoj reiras al siaj unuaj paŝoj por regajni obstinon, volon kaj moralecon. Estas konate, ke la homoj hardiĝas en malfeliĉo kaj elprovado.
Nun la ĉiutaga vivo de d-ino Marinova estas riĉa, plena je multaj agadoj: operaciado, instruado al studentoj-medicinistoj, okupo pri sociala laboro k.a. Ŝi senĉese legas, perfektiĝas, ĉar ŝi scias, ke por atingi ion grandegan en la koro-sangodukta ĥirurgio, necesas multaj scioj kaj praktika sperto.
Tia estas ŝia vivo – maltrankvila kaj dediĉita al la homoj.
Ne-fikcie
Homo kaj maŝino
[BILDO p.19] Desegnaĵo de filmbobeno (rulo de kinofilmo) supre dekstre, apud la titolo.
Ĉapitro: Ino kaj maŝino
Claude Nourmont [klod nurmo’], Luksemburgo
– Bonan tagon. Ĉi tie la franca Ambasadejo. – Bonan tagon. Bonvolu min konekti kun S-ino Ipsilono. – Bedaŭrinde ŝi ne ĉeestas. – Nu, mi klarigu la aferon: mi ricevis poŝtkarton, ke mi telefonu al la Ambasadejo pri afero, kiu koncernas min – kun mencio, ke mi kontaktu tiun oficistinon. – Nu, pri kio temas? – Mi fakte ne scias. Cetere mi ricevis la karton je la nomo MOON, kaj mi ne nomiĝas MOON, mi nomiĝas NOURMONT. – Do, verŝajne temas pri tio! Mi prenos la dosieron. [Post iom da tempo:] Vi ne estas registrita por balotoj en Francio. – Tamen mi ja havas la legitimilon por voĉdoni ĉe la komunumaj kaj lokaj balotoj en Aix-en-Provence! – Sed laŭ la komputilo vi ne estas registrita. – Tamen mi ja voĉdonas en Francio, sed mia nomo estas NOURMONT, ne MOON, kaj tio estas tute laŭleĝa. La Ministerio pri Virinaj Aferoj eĉ eldonis tutan libreton pri la rajtoj de la virinoj – kiu ĝuste estas disdonata ĉe la Ambasadejo – kaj kiu interalie mencias la absolutan rajton de la virino
– 19 –
— pàgina 20 —
konservi la propran denaskan nomon post edziniĝo. – Sed la komputilo aŭtomate serĉas la nomon MOON, kaj ĝi ne ĉeestas. Do vi ne povas esti registrita. – Sed estas mia rajto uzi mian propran originan nomon. Mi neniel devas preni la nomon de mia edzo, tio en Francio estas nur kutimo, ne devigo. – Certe, sed la komputilo estas programita tiel, ke ĝi serĉas la nomon MOON, la nomon de via edzo. – Sed, komprenu, ke ne mi devas adaptiĝi al la komputilo – sed oni devas aliel programi la komputilon! Ne mi devas submetiĝi al la komputilo, sed ĝi devas submetiĝi al la leĝoj kaj al la rajtoj de la civitanoj!
Post ankoraŭ iomege da klarigoj, la alparolato fine konsentis, ke nu, certe eblus aliel programi la komputilon. Intertempe mi ricevis neniun korespondaĵon de la ambasadejo, nek je unu nomo, nek je la alia – sed ja el Francio la novan legitimilon por voĉdoni – sub mia propra origina nomo…
Feminismo en 1908
«Esperanto! Feminismo! du sensencaĵoj – kiel iuj pensas – du ideoj abstraktaj, neelpensenblaj; du idealoj de varmegaj pensorganoj, de nervmalsanaj cerboj, de poetaj fantazioj!»
Tio estis la verva komenco de artikolo en Roma esperantisto, verkita de Giacinta [ĝaĉinta] Fabbri en julio 1908. Ŝi certigas la legantojn, ke malgraŭ la misopinioj de kontraŭuloj, Esperanto kaj feminismo «montras du grandajn sociajn ideojn, nuntempe senkvietigantajn la homaron kaj disvastigantajn tra la tuta mondo».
Kopio de tiu artikolo estis sendita al SkE de Michela [mikela] Lipari. Kiel la supraj eltiraĵoj montras, la stilo estas sufiĉe peza laŭ nuntempaj kutimoj, do mi mallonge resumas la enhavon prefere ol represi la tuton.
La verkinto verŝajne ne estis en la avangardo de la tiutempa virina movado, ĉar ŝi klarigas, ke ŝi malaprobas la feminismon «se oni volas ke ĝi enhavu ian revolucian senton, ian libervolan cedon de niaj devoj kaj de niaj propraĵoj». Ŝi ne volis cedi «la sanktajn ĝojojn de la familio», nek «egaliĝi al la viroj kaj uzurpi iliajn rajtojn».
Por ŝi la feminismo signifas «la edukadon de la virina animo, starantan sur firmaj bazoj religiaj kaj civilaj, kaj sur la kono de la moderna evolucio».
– 20 –
— pàgina 21 —
Ŝi demandas, «Ĉu ne estas la virino tiu, kiu devas eduki la homaron? Kaj la estonto de la nacioj ĉu ne estas en la manoj de l’virino? Kiaj estos la filoj de virinoj senreligiaj, malkleraj, senbonmoraj, senkonsciaj?».
Do, Fabbri certe ne aprobis por virinoj iun ajn paŝon el la tradicia rolo de patrino. Por ŝi la feminismo ŝajne limiĝis al pledo por eduko, kvankam laŭ ŝia priskribo, ŝi interesiĝis pli pri morala ol pri intelekta eduko. Unu ero el tiu edukprogramo, cetere, devas esti Esperanto, supozeble por ke virinoj povu transdoni ĝiajn valorojn al siaj gefiloj.
[BILDO p.21] Desegnaĵo: profilo de virino kun buklaj haroj, portanta grandan ĉapelon kun koncentraj cirkloj.
Fabbri ankaŭ asertas, ke laŭ ŝi feminismo signifas «la forigon de tiuj malvastegaj ideoj, de tiuj fatalaj antaŭjuĝoj, kiuj malsuprenigis ŝian indecon [de la virino] kaj aŭtomatigis ŝin», sed bedaŭrinde ŝi ne pli evoluigas tiun argumenton.
Kiel feminismo, Esperanto ne celas «renverson kaj revolucion». Fabbri komparas ĝian konsolan rolon kun tiu de la patrino: «[la homo], estante en fremda lando aŭ inter diversnaciaj personoj, kiam li sentas sin tute sola kaj ne scias per kiu li povos sin komprenigi, li sin turnas al la verda stelo esperanta, kaj de ĝi ricevas helpon kaj konsolon».
Kaj do, konkludas Fabbri, se feminismo kaj Esperanto atingos siajn celojn, «la tutmonda paco estos certigita, kaj ni havos plenan rajton ekkrii kun grandega kaj sincera kontentiĝo: vivu feminismo! vivu esperanto!».
ab
— pàgina 22 —
Vikto – la «lingvo» kun uj, iroj kaj inoj…
Bernard Golden, Hungarujo
En Sekso kaj Egaleco (1982, n-ro 10, pĝ 18-24) troviĝas labirinta pritrakto de lingva diskriminacio en Esperanto. Ĉar neniu el la proponitaj solvoj estas centprocente kontentiga, oni emas konkludi, ke vere ne estas solvo. Lingva diskriminacio estas enkonstruita en planlingvoj pro historiaj kialoj, kaj nur ege drasta ago povas devigi uzantojn de Esperanto pensi kaj paroli en nova kadro de substantiva kaj pronoma seks-egaleco. Sed ĉiu elpaŝo en tiu direkto estas tre danĝera, ĉar ĝi kondukos el Esperantujo al Reformujo. Pri tio la plejmulto da esperantistoj preferas lasi sian lingvon netuŝita, Fundamente pura.
Malgraŭ tio, de tempo al tempo aperas sur la horizonto de Esperantujo aŭdaculo, kiu defias konservemajn tradiciojn kaj lanĉas lingvo-projekton, kies celo estas plibonigi Esperanton. Unu el la plej freŝdataj tiaj projektoj (sed certe ne la plej lasta) estas Vikto, kies aŭtoro estas Vilmos Bösz el Hungario.
Vikto ne estas ordinara esperantido: unu el ĝiaj elstaraj kvalitoj estas provo forigi seksan diskriminacion per enkonduko de nova (envere tre malnova) sufikso, -ir, por indiki masklojn. Zamenhof en la pasinta jarcento okupiĝis pri ĝuste tiu sufikso, kiu devenas de la latina vorto vir «viro» senigita je la komenca v; sed post iom da pripensado, li opiniis ĝin netaŭga. Apud la seksaj sufiksoj -ir kaj -in en Vikto estas ankaŭ -u, la komunseksa sufikso. Jen ekzemplo:
idu «fil(in)o»; idir «filo»; idin «filino».
La radiko id- havas la signifon «fil-» en Esperanto. Vikto ne havas apartan markilon por substantivoj, kiuj povas finiĝi per konsonantoj. La sufikso -u plej verŝajne venas de «-ul» en Esperanto.
Ankaŭ adjektiva radiko estas pluformebla sammaniere:
junu «junul(in)o»; junir «junulo»; junin «junulino»; junuj «gejunuloj».
Ĉar la pluralo de junu enhavas la nocion de ambaŭ seksoj, aparta prefikso kiel «ge-» ne estas bezonata.
Originalaĵo en Vikto estas la maniero formi vortojn por «sinjoro» kaj «sinjorino»: su «sinjor(in)o»; sir «sinjoro»; sin «sinjorino».
Estas evidente, ke la deirpunkto estas la angla sir, vokativo uzata por
— pàgina 23 —
alparoli masklojn. Tuthazarde ĝi enhavas la duliteron ir, kiun la aŭtoro de Vikto rigardas identa kun la maskla sufikso -ir. Li do anstataŭigas ĝin per -in por ricevi la vorton por «sinjorino». Sekve de tio, la radiko fariĝas unulitera, s-! La pluralo de su, suj, signifas «gesinjoroj».
Ankoraŭ unu ekzemplo de la mallongigita radiko estas on-, la ekvivalento de «onkl-» en Esperanto.
onir «onklo»; onin «onklino».
La formo onu ne aperas en la magraj vortlistoj ĝis nun publikigitaj, sed ĝi apartenas al la serio kaj ĝia signifo estas evidenta: «onkl(in)o».
La laŭdinda reguleco ilustrita en la ĉi-supraj ekzemploj ne karakterizas la tutan leksikon de Vikto. Antaŭ ol pritrakti neregulaĵojn, ankoraŭ du ekzemploj montras la utilon de la komunseksa substantivo:
gamu «edz(in)o»; gamir «edzo»; gamin «edzino». gamendu «fianĉ(in)o»; gamendir «fianĉo»; gamendin «fianĉino».
Vikto ne estas tute regula aŭ konsekvenca, ĉar ne ĉiuj substantivoj rilatantaj al homoj apartenas al la trisufiksa sistemo. Jen la esceptoj:
hum «homo»; vir «viro»; gin «virino».
La vorto gin devenas de la helena gynē «virino», kaj tute hazarde ankaŭ tiu etnolingva radiko enhavas duliteron, kiu identas kun sufikso en Vikto, kaj kies signifo konvenas. Virgin aperas en la vortlisto kaj oni emas demandi, kiel Bösz analizas ĝin. Ĉu li ekstraktas la duliteron -in por povi formi la serion virgu – virgir – virgin?
parent «patr(in)o»; pater «patro»; mater «patrino». papu «patro»; mamu «patrino». paty «paĉjo»; maty «panjo».
Influite de la naturalisma skolo de planlingvistiko, Bösz uzas apartajn radikojn por la maskla kaj femala parent, tre utila vorto, kiu venas el la angla. Klarigebla estas ankaŭ la u en papu kaj mamu. Tie ĉi ĝi ne funkcias kiel komunseksa sufikso, sed havas la signifon de «ulo» en Esperanto. La radikoj pap kaj mam indikas la sekson.
frater «anima frato»; soror «anima fratino». puer «knabo»; muell «knabino». mulier «virino», «edzino».
La paro puer/muell bezonas klarigon. Puer devenas de la latina samforma kaj samsignifa puer. «Knabino» en latino estas puella, kiu estas kunmetaĵo de puer kaj -la, la diminutiva sufikso. Bösz prenis tiun vorton, senigis ĝin je la p kaj donis al ĝi la m troveblan en insekasaj[?] vortoj kiel mater kaj
— pàgina 24 —
mulier. Ĉu tio signifas, ke m povas evolui en Vikto kiel speco de femala sufikso? Ĉu povas esti, ke eĉ en skemismaj planlingvoj kiel Vikto kaj Esperanto, oni tre sentas la bezonon de aparta radiko por kelkaj substantivoj signifantaj masklajn kaj femalajn homojn?
Tio estas la argumento de la naturalisma skolo, kiu eĉ ne toleras parojn kiel «bovo/bovino», ĉar en etnaj lingvoj du malsamaj radikoj estas uzataj. Bestnomoj troveblaj en la vortlistoj de Vikto estas jenaj:
zo «besto»; kenguruh «kanguruo»; ornith «birdo»; emuh «emuo»; kolibrih «kolibro»; gnuh «gnuo».
Neniu ekzemplo montras, ĉu ili povas ricevi la masklan kaj femalan sufiksojn. Nu, kiu interesiĝas pri la sekso de kenguruh? Plej verŝajne nur alia kenguruh…
Estas ankaŭ vortoj signifantaj homojn, kiuj ne havas genrajn sufiksojn. Eunuch «eŭnuko» laŭ difino estas maskla, same kiel mulier, mater kaj gin estas inseksaj. Al la sekvaj substantivoj mankas la u-sufikso indikanta komunan sekson:
baeby «bebo»; theus «dio»; infant «infano»; pojet «poeto»; minister «ministro»; soldat «soldato»; duktor «gvidanto»; auktor «aŭtoro»; militoer «militisto»; policoer «policisto»; nautoer «maristo»; missionoer «misiisto».
Tri vortoj kun la komunseksa sufikso -u prezentas problemon: damu «damo», same kiel mamu «patrino», estas femala, dum papu estas laŭ difino maskla.
Analizo de la pronomsistemo de Vikto montras, ke ĝi ne estas konsekvenca rilate la forigon de skesa[?] diskriminacio en internacia lingvo:
| Singularo | Pluralo |
|---|---|
| my «mi» | ny «ni» |
| ty «vi» | vy «vi» |
| ry «li», sy «ŝi», ly «ĝi» | jy «ili» |
Rimarku, ke ne ekzistas komunseksa pronomo de la tria persono, kiu respondas al substantivoj kiel gamu kaj hom. Ne estas indiko, ke ly povas funkcii tiucele. Rimarku ankaŭ, ke la triapersona maskla pronomo estas ry, kiu tre similas al «ri», unu el la proponoj por la komunseksa pronomo en Esperanto.
Eble tiu ĉi prezentado de la genraj sufiksoj de Vikto pensigos legintojn de la citita artikolo en Sekso kaj Egaleco, por ke ili decidu, ĉu estas preferinde serĉi solvon ene de Esperanto mem aŭ ĉu ne estas alia eliro ol drasta reformo de parto de la lingvo mem kun aldono de novaj leksikaj elementoj.
Núm. 15, agost de 1987
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 15, agost de 1987.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa bulteno
Informoj pri virina agado
[BILDO p.1] La kaplinio de la bulteno: la titolo «Sekso kaj Egaleco» per grandaj nigraj literoj en kadro, kun la vortoj «Sendependa bulteno» supre dekstre kaj «Informoj pri virina agado» maldekstre.
Numero 15 Aŭgusto 1987
Vira feministo?
Ĉu la termino «feministo» estas vira aŭ ina? Jen interesa demando. Neniam aperas en SkE la formo «feministino» – supozeble ĉar oni supozas, ke feministo estas nepre ino. Sed oni devus rimarki, ke pluraj el la plej aktivaj kunlaborantoj en SkE estas viroj. Kial do viroj estu feministoj?
Mi ne povas respondi por la aliaj viraj kunlaborantoj; sed mi ja povas klarigi mian propran sintenon. Mi estas feministo ĉar mi kredas, ke la homaro NE estas dikotome disigita en du netajn grupojn laŭ sekso, sed ke sekso estas nur unu el multaj distingiloj, per kiuj oni povas priskribi individuon.
Jes, mi estas viro – nome, mi portas barbon (kaj plurajn aliajn alpendaĵojn, kiuj ne kutime troviĝas ĉe ina korpo!). Mia voĉo estas malalttona, mia brusto relative senmama kaj kirlhara, kaj miaj brakaj muskoloj – kvankam ne tre imponaj – estas pli virecaj, ol inecaj. Kaj mia pasporto nomas min viro. Do viro mi estas.
Sed ĉu nur tiuj eksteraĵoj difinas virecon, aŭ ĉu ĝi estas koncepto pli subtila? Ĉu ekzemple mi pensadas laŭ vira maniero? Ĉu la evidentaj biologiaj apartaĵoj diktas ankaŭ mian psikologion? Ĉu mia kapablo kovi spermon, sed ne feton, disigas min de la inoj – eĉ se mi neniam ludas rolon en la naskigo de beboj?
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa novaĵletero
Jarabono (4 numeroj): 16 ned. gld. aŭ 15 irk.
Respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan, monpagojn al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4412211.
Redaktoro Anna Brennan Colle Rasto I-00039 Zagarolo Italujo
Kunlaboris en ĉi tiu numero Elisabetta Formaggio Brian Holser Dermod Quirke Kompostis Dermod Quirke
PERANTOJ
Internacia (prezo: 16 ned.gld.): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hoop, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804).
Brazila: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 11-1105, 70084 Brasília (DF).
Brita (prezo: £4,00): Dermod Quirke, PO Box 14, Newark, Notts, NG24 4TP. Poŝtĉekkonto 12 463 0006.
Franca (prezo: FF45,00): Anne Elise Amblès, 11 rue de Ducs de Bar, 55000 Bar-Le-Duc. Poŝtĉekkonto 2 923 77 D, Nancy.
Germana (prezo: DM14,00): VEJGA, Töpferstraße 20, 4500 Osnabrück.
Itala (prezo: Lit.9000): Anna Brennan, Colle Rasto, 00039 Zagarolo. (Nur por italaj abonantoj; aliaj prefere pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, aŭ al nacia peranto).
Japana (prezo: ¥1500): Sei to Byodo Hakkokai, p/a Hukunaga Makiko, Maginu 1833-2-308, Miyamae-ku, Kawasaki-si, 213. Poŝta ĝirokonto 0-99911, Tôkyô.
Nederlanda (prezo: ƒ16,00): Anna Brennan. Poŝtĉekkonto 4412211.
Norvega (prezo: Kr.40,00): Margrete Landmark, Torødveien 109, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29.
Sveda (prezo: Kr.40,00): Märtha Andréasson, Lilla Tolsered pl. 2265, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4880.
Usona (prezo: $8,00): Charles Power, 12122 K Little Patuxent Parkway, Columbia, MD 21044.
Respondeca eldonanto (verantwoordelijke uitgever): Anne Tilmont, Nationalestraat 108[?], 2000 Antwerpen
— pàgina 3 —
Ĉar jen mia vivsperto divergas de la normo. Mi posedas la biologian kapablon fariĝi patro – sed mi ne uzas tiun kapablon. Nome, mi estas samseksemulo. Miaj rilatoj kun inoj povas esti amikaj, eĉ amaj – sed ne amoraj. Mia amanto estas viro; kaj niaj rilatoj estas same tiel amaj, same tiel intimaj, kiel la rilatoj de la plej feliĉa gea paro. Sed ŝajnas iom neprobable, ke ni naskos infanon!
Tio funde influas niajn rilatojn. Kiam viro kaj ino geedziĝas (aŭ geiĝas sen formala edzeco), ili senpripense alprenas rolojn. Tiujn rolojn difinas la socio, kaj ili varias de unu socio al alia. En mia regiono, la viro havas rolon de pangajnanto, la ino tiun de mastrumadisto. Konsentite, ke nuntempe la ino ofte devas ankaŭ pangajni; sed tio ne ofte rezultigas, ke la viro partoprenu la mastrumadajn taskojn, ĉar la socie fiksitaj roloj ne facile modifiĝas.
Sed kiam Brian [brajan] kaj mi decidis kunigi niajn vivojn, ni disponis pri neniaj socie aprobataj roldifinoj. Kiu estu la mastrumadisto, kaj kiu la pangajnanto? Kiu faru la decidojn? Kiu estu familiestro? Alivorte, kiu «portu la pantalonon»?
Inter du pantalonportantoj, du barbuloj, du viroj, tio povus esti tikla demando. Sed en la praktiko ni solvis ĝin tre facile. Ni grade evoluigis rolsistemon, kiu respondis al niaj individuaj bezonoj kaj personecoj. Brian ĝuas kuiradon: nu bone, li kuiras iom pli ofte ol mi, kaj mi lavas la telerojn. Sed kiam li estas profesie okupata, mi kuiras – malpli spontanee, malpli verve, malpli kreive, tamen volonte kaj adekvate. Aliflanke, mi pli spertas pri butikumado; do mi kutime faras la aĉetojn, sed ankaŭ li prizorgas tion se miaj profesiaj taskoj alkatenas min al la komputilo.
Kaj kion pri niaj seksaj roloj? Kiu estas la «viro», kaj kiu la «ino»? Nu, mi ne volas detale priskribi niajn intimajn rilatojn: mi diru nur, ke nia seksumado varias laŭ bontrovo kaj humoro, kaj ke ni ne imitas la fiksitajn rolojn de geaj paroj. Ni trovas multajn rimedojn por esprimi nian kunan amon, sen granda fanfarono pri kiu faras kion al kiu per kio…
Krom la seksaj roloj kaj la asignado de domaj taskoj, leviĝas ankaŭ la demando, kiu estas la familiestro? Kiu faras la gravajn decidojn? La respondo estas simpla: ni faras la decidojn kune, laŭ interkonsento kaj kompromiso. Nu, komprenebl ofte okazas, ke unu el ni havas pli fortajn sentojn pri iu temo, aŭ estas pli sperta pri ĝi: tiukaze la alia kutime cedas. Ekzemple, mi estas pli sperta pri monaj aferoj, do Brian lasas al mi la rilatojn kun la banko. Sed Brian estas pli informita pri ĝardenumado, do
- 3 –
— pàgina 4 —
mi akceptas lian gvidon pri tiu fako.
Eksterulo eble rigardus min la estro, ĉar mia personeco estas pli truda, pli emfaza, dum Brian ne estas decidema homo. Sed tio estus supraĵa impreso: fakte, mi tre estimas la saĝon kaj inteligenton de Brian; do mi bremsas mian trudemon kaj aŭskultas lian konsilon. Tiel niaj decidoj estas efektive kunaj; kaj ju pli ni kune vivas, des pli ni komprenas unu alian. En la praktiko, ni ofte eĉ ne bezonas diskuti, ĉar ni sendiskute venas al la sama opinio.
Mi povas honeste diri, ke – en dek du jaroj da feliĉa kunestado – ni eĉ ne unu fojon spertis malkonsenton pri grava afero, kaj ni neniam havis akran disputon pri io ajn. Eble tio ŝajnas surpriza, sed kial? Finfine, ni amas unu alian; kaj oni ne volas batali kun amato. Do ni ĉiam trovas aman kompromison.
Kelkaj amikoj supozas, ke nia kuneco estas iasence sterila, ĉar ni malhavas la eblon naski familion, kaj ke en nia maljunaĝo ni estos solecaj pro manko de gefiloj kaj genepoj. Sed ankaŭ multaj geaj paroj malhavas gefilojn, jen pro malkapablo kaj jen pro persona prefero: ĉu iliaj vivoj estas tial sterilaj? Fakte ni ne sentas ian mankon: ni havas plurajn genevojn, kaj ni plene ĝuas nian onklan rolon.
Ĉu nia sperto estas nura kuriozaĵo, eble interesa por psikologo aŭ sociologo, sed ne por la plejmulto de la homoj, kiuj serĉas sian vivkunulon en la alia sekso? Mi kredas, ke ne. Ni ne estas unikaj: ekzistas milionoj da samseksemaj viroj kaj inoj ĉie en la mondo – eble dekono de la homaro! Preskaŭ ĉie la sociaj moroj malaprobas ilin, kaj donas al ili neniajn gvidon kaj apogon; do ili devas krei sian propran vivmanieron. Kaj ofte ili kreas kunan vivon tre sukcesan, malgraŭ ĉiaj obstakloj.
Kontraste, la socio ĉie aprobas gean parigon, kaj donas multan apogon al geparoj. Geedziĝo estas festene celebrata; la ŝtato helpas kaj apogas geparojn, kaj donas ĉiajn instigojn por sukcesigi la familion; kaj la socio donas al la paro pretajn rolojn kaj konvenciojn por faciligi glatan kunvivadon.
Kaj tamen, se mi komparas la feliĉon de miaj geedzaj amikoj kaj najbaroj kun mia feliĉo kun Brian, mi devas konstati, ke preskaŭ neniu el ili ŝajnas same tiel feliĉaj, kiel ni. Ili kverelados. Ili miskomprenas unu alian. Ili ne egale dividas la taskojn. Multrilate iliaj vivoj restas disaj – la viroj ofte ŝajnas pli kontentaj kun siaj viraj amikoj, ol kun siaj edzinoj.
- 4 –
— pàgina 5 —
Foje mi demandas al mi, ĉu miaj aliseksemaj viraj konatoj fakte ĝuas la amikecon de inoj, aŭ ĉu ili simple amas inajn korpojn.
La socio ne aprobas la kunvivadon de Brian kaj mi, kaj ĝi donas al ni neniajn gvidadon kaj apogon. Tial ni devis trapensi niajn rolojn, kaj tajlori vivmanieron precize taŭgan por niaj du individuaj personecoj. Apenaŭ surprize do, ke nia vivmaniero montriĝis elstare sukcesa, ĉar ĝi precize respondas al niaj bezonoj.
Ĉu povus esti, ke geaj paroj trafus pli da feliĉo kaj da interkompreno, se ankaŭ ili devus trapensi siajn rolojn kaj ĉizi propran vivmanieron, anstataŭ akcepti pretan, socie difinitan rolaron? Ĉu eble la inoj pli facile modifus sian rolon en la familio, se la socio donus al ili malpli da «helpo» kaj «apogo» por alpreni sian tradician rolon?
Mi levas la demandon kiel eksterulo: nur aliseksemuloj povas respondi ĝin. Sed ili ne ignoru la sperton de Brian kaj mi, kaj de la milionoj da samseksemuloj tra la mondo. Ni pruvas, ke feliĉa kunvivo eblas sen la helpo de sociaj normoj. Imagu – dek du jaroj sen eĉ unu kverelo! Ĉu tio estas rekordo?
Dermod Quirke [kverk], Britujo
Seksa diskriminacio ĉe la ŝaktabulo
Bernard Golden, Hungarujo
Lastatempe juna hungarino akiris famon sur du specialaj interes-terenoj: ŝakludado kaj lingvoscio. La Esperanto-periodaĵoj en Hungario, kompreneble, raportis pri ŝia scio de Esperanto, dum la eksterlanda gazetaro emfazis, ke ŝi bone posedas la anglan lingvon. Tamen, ĉiuj aklamis ŝin pro ŝia lerteco ĉe la ŝaktabulo.
Ŝi nomiĝas Zsuzsa (= Suzana) Polgár, loĝas en Budapeŝto, estas 17-jara kaj frekventas la gimnazion. Tiu miregindulino komencis okupiĝi pri ŝakludado kiel kvarjarulino. Kelkajn monatojn post la eklerno de la bazaj reguloj, Suzana venkis ĉiujn kontraŭulojn en la budapeŝtaj ĉampionludoj por infanoj sub 11 jaroj. Je la aĝo de 10 jaroj ŝi fariĝis virina majstro. La sekvan jaron ŝi estis la venkinta ĉampiono de la sub-16-jaruloj.
Baldaŭ ŝi komencis partopreni en internaciaj ŝakkonkursoj. En Bulgario, kiel la sola ina konkuranto, ŝi superis ĉiujn en turniro. Tiam ŝi havis nur
- 5 –
— pàgina 6 —
12 jarojn. Nun Suzana Polgár estas pritaksata kiel la plej altranga virina ŝakisto en la tuta mondo. En marto 1985 ŝi vojaĝis al Nov-Jorko por partopreni en la tiea Internacia Turniro, kies kolosa unua premio ($18 000) altiris la kremon de la monda ŝakludantaro: ĉiuj grandmajstroj.
Pro ŝia scio de Esperanto, bildoj kaj artikoloj pri Suzana aperis en la tri ĉefaj periodaĵoj de la hungara esperanto-movado. N-ro 4/1985 de Világ és Nyelv (Mondo kaj lingvo), la hungarlingva revuo de Hungara Esperanto-Asocio, prezentis ŝin per kovrilpaĝa kolorfoto kaj dupaĝa artikolo. Ankaŭ Hungara vivo raportis pri la grandaj sukcesoj de la ŝakludanta knabino en n-ro 4/1985, kies ĉefartikolo konvene temas pri la situacio de virinoj en Hungario. La ilustraĵoj en la du menciitaj revuoj montras Suzanan antaŭ ŝaktabulo.
Tute alia estis la kovrila foto sur la februara numero de Budapeŝta informilo. Ĝi montris la adoleskantinon en ŝia loĝejo, kie, kun kruĉo enmane, ŝi akvumas planton. Jen pruvo, ke eĉ ŝak-talentulino kapablas okupiĝi ankaŭ pri hejma mastrumado.
Mi citos kelkajn vortojn el la priskribo de tiu bildo sur la unua interna paĝo de la kovrilo: «Ŝi estas la plej bona ŝakistino de la mondo kaj celas atingi la pinton ankaŭ inter viroj. Jen pruvo de vera egaleco inter viroj kaj virinoj!»
Tiu mallonga aludo al egaleco inter la seksoj en la ŝakmondo estas iom misgvida. Pli profunda ekzameno de la demando montras, ke ja ekzistas seksa diskriminacio sur la oficiala nivelo de organizita ŝakludado. Por rangigi ludantojn ekzistas poentosistemo, en kiu viroj devas akiri pli da poentoj ol virinoj. Ekzemple, la normo de la rango de grandmajstro (akirebla post venko de aliaj grandmajstroj) estas proksimume 2500 poentoj por viroj kaj 2250 por virinoj.
Portreto de Suzana denove aperis frontkovrile de Budapeŝta informilo (junio 1986) okaze de nova venko ĉe la ŝaktabulo. Ŝi atingis la trian lokon en la landa vira konkurso pri ŝako, organizita en Budapeŝto en majo 1986. Tiam ŝi venkis, inter aliaj, du internaciajn grandmajstrojn. Tiu sukceso rajtigas ŝin partopreni en la internacia zona konkurso en Pollando en 1987 por la titolo vira mondĉampiono pri ŝako. Ĝis nun neniu virino atingis tiun ĉi rezulton.
Okaze de gazeta intervjuo en Nov-Jorko, Suzana plendis, ke ŝi estas diskriminaciata. Kvankam ŝi jam atingis la normon de grandmajstro 11
- 6 –
— pàgina 7 —
[BILDO p.7] Foto: Zsuzsa Polgár sidas antaŭ ŝaktabulo kun ŝakpecoj, la mano ĉe la vizaĝo, absorbita en pensado; malantaŭ ŝi staras ridetanta knabino kun granda rubando en la hararo.
Zsuzsa Polgár kun sia fratino Zsófia.
fojojn, la Hungara Ŝakfederacio ne nomis ŝin grandmajstro. Ne plaĉis al tiu organizaĵo, ke Suzana rifuzis ludi en virinaj turniroj kaj partoprenis en kelkaj viraj turniroj sen permeso. Pro tio ŝi estis punita. La Federacio malpermesis al ŝi vojaĝi al okcidenteŭropaj landoj, do ŝi povis ludi nur interne de la sovetia bloko.
Suzana opinias, ke preskaŭ ĉiuj inaj ludantoj de ŝako estas tro malfortaj kompare kun ŝi, do ŝi ne volas partopreni en turniroj, kiuj ne prezentas defion. Tamen, ŝi neas la aserton, ke virinoj diferencas de viroj kaj sekve ne kapablas elteni la rigorecon de turnira ŝakludado. Suzana insistas, ke ili povas konkuri laŭ egalaj kondiĉoj; tamen ŝi substrekas, ke virinoj ne havas la samajn ŝancojn kiel viroj superi en ŝakludado. Kiam ili edziniĝas, ili havas infanojn kaj devas zorgi la hejmon, kaj tio ne donas al ili tempon por ludi.
- 7 –
— pàgina 8 —
Virinoj en la itala kamparo
Renato Corsetti [korseti], Italujo
Italujo ne estas la lando de Leonardo, Garibaldi, Mikelanĝelo kaj simile. Ili konsistigas etan kruston, sed la malkrusto konsistas el kamparanoj kaj ekskamparanoj, el kiuj parto loĝas nun en urboj kvankam ilia koro, ilia menso, ankoraŭ ne plene komprenis la novan situacion. Tio, kio en aliaj landoj okazis dum jarcento(j), en Italujo okazis en nur unu jardeko: 1950 ĝis 1960. Tiam 20 milionoj da italoj transiris de kamparo al urbo. Kompreneble iliaj valoroj ne povis tiel rapide ŝanĝiĝi, kaj tio klarigas multajn el la sintenoj de italoj, interalie al virinoj.
Ĉi-sekve mi klopodas rakonti ion pri la vivo de kamparaninoj en Italujo en la pasinteco surbaze de miaj personaj spertoj ĉefe dum la infaneco, tamen mi ne opinias, ke mi povas komuniki al vi (urbaj, kleraj, esperantistaj kaj inismaj) tion, kion mi devus kaj volus komuniki. Jes, mi povas doni faktojn, sed eble nur kelkaj mezaĝaj bulgarinoj povas kompreni kion tiuj faktoj signifis por la tiamaj homoj. Vi estas tiom malproksimaj de tiu socio, kiom eskimo de la hinda kulturo. Ĉu oni povas klarigi al la eskimo en du paĝoj kion pensas kaj sentas hindoj?
Valoroj en malriĉa socio
Ĝis la komenco de ĉi tiu jarcento la vivo de kamparanoj ne multe ŝanĝiĝis de la romia epoko.
La grandega plejmulto el ili sukcesis nur per daŭra penegado produkti por si manĝaĵojn. Kaj la senteraj kamparanoj kaj la malgrandaj terposedantoj devis laboregi por ricevi sufiĉetajn manĝaĵojn. Ili evitis uzi monon por aĉeti aĵojn, sed prefere mem produktis siajn vestojn, hejmajn ilojn, ktp.
Tiu daŭra laborado signifis, ke apenaŭ restis tempo por amuziĝi aŭ simple pensi (krom en la vintro, aŭ kiam oni utiligis komunan laboradon kiel socian okazon por kunkantado, ŝercado, ktp.)
Estas klare ke en tia socio la valoro de ĉiu membro de la grupo (homo aŭ besto) estis rekte proporcia je ĝia kontribuo al la produktado de manĝaĵoj.
- 8 –
— pàgina 9 —
Oni pli multe ploris pro la morto de la nura bovino ol pro la morto de maljuna nelaborkapabla onklino. La morto de la bovino signifis, ke ne plu estos lakto por la infanoj, ne plu estos fromaĝo por la plenkreskuloj, parto de la grenrikolto estos antaŭelspezita por aranĝi la plugadon pere de alies bovinoj, ktp.
La morto de maljuna onklino (krom la bedaŭro kaj la homa solidareco) signifis, ke estos unu malplia neproduktanta manĝanto, do la situacio nete pliboniĝos. Kial oni devus esti pli malkontenta pro pliboniĝo de la situacio?
Konata ŝerca, bonaŭgura frazo al malsanulo estis: «Iu azeno de iu malriĉulo!» alivorte, «Ne vi mortos, pli verŝajne mortos iu azeno de iu malriĉulo!»
Valoro de virinoj
Virinoj havis sian precizan rolon. Unuflanke ĉiuj opiniis, ke virinoj estas malpli valoraj ol viroj. Tio estis tute natura. Virinoj ne havas la fizikan forton necesan por la plej pezaj laboroj (stirado de plugilo aŭ de bovoj, profunda pioĉado de la grundo, ktp.), kaj ĉiukaze ili ne povus fari tiajn laborojn dum gravedeco kaj tuj post nasko.
Do, en socio kie fizika forto estas unu el la plej gravaj laborrimedoj (traktoroj kaj aliaj maŝinoj estas io moderna), tiu, kiu ne havas ĝin aŭ ne povas uzi ĝin, evidente valoras malpli. Ĉu vi elektus prezidanto de TEJO iun, kiu ne parolas Esperanton?
Aliflanke virinoj valoris multe, ĉar ili tenis la monopolon pri la produktado de gefiloj, kaj precipe de la tre valoraj filoj.
Pro tio ke homo sen gefiloj estis kondamnita je malsatmorto en maljuneco (ne ekzistis pensioj, asekuroj aŭ maljunulaj hejmoj), nenio estis pli terura, kaj socie malaprobata, ol la situacio de needziĝinta viro aŭ de paro sen-ida.
Sed infanojn oni devis ne nur naski. Oni devis ankaŭ varti ilin, almenaŭ ĝis ses jaroj, kiam ili povis komenci labori por produkti parton de tio, kion ili manĝis. El tio, kaj el la neceso naski multajn infanojn (duono aŭ triono de ili mortis pro infanmalsanoj), devenas la unika graveco de italaj patrinoj. Oni ja scias ke la itala socio estas patrin-centra. Oni rajtas cinike piedtreti ĉion plej noblan: religion, ideologion, la papon kaj la reĝon, sed oni ne rajtas ĉi tie kritiketi sian aŭ alies patrinon.
- 9 –
— pàgina 10 —
Ĉu oni kulpigis virinon, se ŝi ne sukcesis naski? Ne. Pro kono de la reproduktoprocedoj ĉe bestoj, kamparanoj sciis, ke kaj la viro kaj la virino povas esti sterilaj. Oni akceptis la fakton kiel malbonŝancaĵon, eble kiel dian punon.
Aliflanke oni ne bedaŭris la naskon de filino krom se ŝi estis unu el serio. «Malbona nokto kaj filino!» estis diro por priskribi grandan laboron kun eta rezulto.
Junaj aŭ needziniĝintaj virinoj, ne uzeblaj por la produktado de infanoj, valoris kompreneble malpli ol la aliaj. Ili estis petataj partopreni la kampajn laborojn pezajn sed ne tiom, kaj ilia valoro estis proporcia je ilia laboremo. En ne malmultaj okazoj difinitaj virinoj estis taksataj pli alte ol viroj, ĉar ili pli ol kompensis sian malpli grandan fizikan forton per laboremo, persistemo, inteligento, organizaj kapabloj.
Konklude, virinoj ĝenerale valoris malpli ol viroj, sed ili havis bonan pozicion ĉefe se ili estis edzino kaj patrino.
Mi preterlasas la faktoron komunan al preskaŭ ĉiuj kulturoj, ke ĉiuj hejmtaskoj apartenis al la virinoj. Tiuj taskoj estis gravegaj en la kamparo, ĉar ili rilatis al la prizorgado de manĝotaj produktoj. En pluraj kazoj, virino tenis la ŝlosilojn de la deponejoj. Io simila en urba socio estus la administrado de la familiaj bankaj kontoj.
Manko de libereco
Granda problemo en la inisma movado estas tiu pri la decidorajto kaj decidopovo por virinoj rilate al sia vivo. Sed en la priskribita socio neniu decidis pri io tia, nek viroj nek virinoj.
Fatalismo (estas skribite! diras araboj) ne estas mediteranea folkloraĵo. Ĝi estas la raciigo de situacio, en kiu neniu havas la povon ŝanĝi ion ajn.
La sorto igis homon naskiĝi en pli bonstata aŭ malpli bonstata familio. El tiu komenca situacio apenaŭ estis maniero eskapi. Certe per granda laboremo en la daŭro de kelkaj generacioj oni povis ŝanĝi la familian staton, sed tio estis io malrapida kaj nur malofta.
Viroj pli ol virinoj havis la eblecon forfuĝi, ekzemple fariĝante soldato, aŭ elmigrante al Usono, sed tio egalis je sinmortigo. Ĝenerale oni neniam plu havis eblecon reveni. Virinoj pli ol viroj havis la eblecon (ĉefe pro la
- 10 –
— pàgina 11 —
[BILDO p.11] Desegnaĵo de juna virino kun kaptuko sur la kapo kaj sur ŝia kapo ŝarĝo (paketo aŭ korbo) portata laŭ kamparana maniero.
menciita laboremo pli ol pro beleco) edziniĝi al pli bonstata homo, kaj tiel ŝanĝi sian situacion.
Tio kondukas nin al la tre interesa temo de la geedziĝo. Ankaŭ ĝi havis ĉefe ekonomian signifon. Ĝis la dudekaj jaroj de ĉi tiu jarcento ĝi estis antaŭaranĝita aŭ almenaŭ subtenata de ambaŭ familioj.
La ĉefa ideo estis ke viro kaj virino kiuj eklogas kune devas disponi pri la ebleco vivi. Se unu el la du partneroj ne disponis pri tio, simple li aŭ ŝi ne estis konsiderebla.
Principe la viro devis provizi la kultiveblan grundon kaj la domon, dum la virino devis antaŭprovizi ĉion, kion oni bezonos en la hejmo (littukoj, mantukoj, kuirejaj iloj ktp.) de la geedziĝo ĝis la morto. Memoru ke oni principe ne aĉetis.
Nun vi eble povas kompreni kial simple ne eblis (krom en vere esceptaj kazoj) geedziĝi inter malsamriĉaj partneroj. Ĉu vi edziniĝus al iu, se tio devigus vin rezigni pri via universitata diplomo, forlasi vian nunan postenon kiel instruistino kaj labori kiel purigistino?
Senkonkluda fino
Eble tio donis al vi ideon pri la tiama vivo kaj eble tio ankaŭ tedis vin. Ĉiukaze tio okazis ĝis antaŭ 50 jaroj en Italujo, kaj mi mem vidis homojn kiuj en sia juneco vivis tian vivon. Se foje vi volas pliajn detalojn mi pretas enŝalti mian memoron.
- 11 –
— pàgina 12 —
[BILDO p.12] Enkadrigita rubrik-titolo per grafika (fasona) tiparo.
Antaŭen kaj…
SINDIKATO FONDITA POST TERTREMO
La tertremo kiu detruis la centron de Meksikurbo en septembro 1985 tamen portis unu bonan sekvon: virinoj laborantaj en la vestoindustrio decidis fondi sindikaton. Antaŭ la tertremo ili laboris en malbonegaj kondiĉoj, ofte en kontraŭleĝaj fabrikoj en privataj domoj. Pro la tertremo multaj perdis sian laboron kiam konstruaĵoj kolapsis; aliaj, kiuj jam estis laborantaj je la 7h19, estis mortigitaj.
En la stratoj ekster la falintaj konstruaĵoj, la vestolaboristoj unuafoje interkonatiĝis. Ili vidis, ke por multaj laborestroj pli gravis forporti la maŝinojn ol la kadavrojn de la laboristoj. La restantaj laboristoj gardostaris por malhelpi tion. Ili procesis kontraŭ la posedantoj, al kiuj estis jure malpermesate fondi novan fabrikon sen redungi la antaŭajn laboristojn aŭ kompensi ilin.
Nur unu monaton post la tertremo, 500 virinoj manifestaciis por ke la ŝtatprezidento, Miguel de la Madrid, rekonu la novan sindikaton. La Nacia Sindikato de Laboristoj en la Vesto- kaj Ligitaj Industrioj fondiĝis tri tagojn poste. Ĝia estraro konsistas tute el virinoj, kiel la plejmulto de ĝia membraro.
En decembro 1985, la sindikato okupaciis terenon kie antaŭe estis falinta konstruaĵo, kaj tie starigis provizorajn loĝejojn por senhejmaj vestolaboristoj. Poste, la urbaj instancoj donacis la terenon al la sindikato, kaj konsentis provizi akvon, kloakojn kaj telefonliniojn.
HISPANA KURSO POR VIRINOJ
En SkE n-ro 13 aperis artikoleto pri kurso por lerni la anglan lingvon intencita aparte por virinoj. Nun ni ricevis informon pri simila kurso por anglalingvaj virinoj, kiuj volas lerni la hispanan. Ĝi celas precipe nordamerikajn virinojn, kiuj agadas en la movado de solidareco kun Centra kaj Suda Ameriko, kaj ĝi nomiĝas «Gritando Otra Verdad» (kriante alian veron). La kursaĵoj konsistas el lernolibro kaj du sonbendoj, kaj taŭgas por hejma memlernado aŭ grupa instruado. Pliaj informoj estas haveblaj de: Center for Educational Design and Communication, 821 Varnum St. NE, Washington, DC 20017, Usono.
AFRIKO
Oni kalkulas, ke en la sub-Sahara regiono estis 217 milionoj da virinoj en 1985. El tiuj, 73 milionoj aĝas inter 20 kaj 49 jaroj, kaj ilia
- 12 –
— pàgina 13 —
laboro estas esenca rimedo en la lukto por solvi la ekonomian krizon.
En majo 1986, la Ĝenerala Asembleo de UN organizis specialan sesion pri la kriza ekonomia situacio en Afriko. Dum tiu kunveno ili ricevis deklaron de 17 internaciaj ne-registaraj organizaĵoj. Tiu deklaro emfazis la neceson evoluigi komunumajn eduk-programojn rilate al prizorgado de infanoj, sano kaj familia vivo. Ĝi aparte menciis la neceson atenti pri la sano de virinoj kaj la problemo de nasko-ofteco. La deklaro ankaŭ insistis, ke ĉiuj familianoj dividu la laboron kaj partoprenu en decidoj, kaj precipe ke viroj akceptu pli da respondeco rilate al seksumado kaj nombro de infanoj. Krome, la deklaro postulis, ke la rolo kaj bezonoj de afrikaj virinoj estu konsiderataj en ĉiuj diskutoj.
LUFTHANSA
La germana fluglinio Lufthansa finfine konsentis trejni du virinojn kiel pilotojn. Nur en 1986 la fluglinio decidis permesi al virinoj aliĝi al la kurso. 300 virinoj, tio estas 5% el ĉiuj kandidatoj, kandidatiĝis por la 112 lokoj en la kurso. Tamen, neniu el ili estis akceptitaj. La fluglinio klarigis, interalie, ke neniu el la virinoj vere deziris flugi, kaj asertis, ke ilia vera motivo estis deziro pruvi sian liberecon. La direktoro de la kurso diris, «Ĉi tie ni ne ŝatas tro liberigitajn virinojn. Ili havas tro bonan opinion pri si mem kaj estas tro mem-kontentaj. Oni povas senti ilian malamikecon.»
Nun, parte pro premo kaj protestoj de Germana Virina Konsilio kaj de laprezidanto de la Komisiono pri Virinaj Rajtoj ĉe la Eŭropa Parlamento, finfine Lufthansa konsentis akcepti du virinojn. Konsiderante la sintenon de la direktoro de trejnado, oni devas esperi, ke ili ne renkontos tro da malhelpoj.
ATLASO PRI VIRINOJ
Mapoj kaj grafikaĵoj estas uzitaj en tre trafa maniero en nova internacia atlaso, kun la titolo Women in the World («Virinoj en la mondo»), kompilita de Joni Seager [ĝoni siger] kaj Ann Olsen. Ĝi traktas vastan gamon da temoj, inkluzive de edzinigo de infanoj, perforto en la hejmo, akcepto en universitatoj kaj pactendumejoj. La libro estas havebla de Pluto Press, The Works, 105a Torriano Avenue, London, Britujo NW5 2RX. Broŝurite ĝi kostas £7,95, bindite £14,95.
Informojn provizis: Ms jul. 86; HA, Usono; Women News, okt. 86; Women of Europe n-ro 47.
[REKLAMO p.13] Kadro kun grandaj literoj: «…malantaŭen»
- 13 –
— pàgina 14 —
Kanto de Greenham Common
De japanino Senda Noriko mi ricevis la jenan tradukon de kanto de Greenham Common [grinm komn]. La virinoj de Greenham Common estas tiuj, kiuj jam de pluraj jaroj tendumas ekster militbazo en suda Anglujo, por atentigi pri la misiloj, kiuj troviĝas tie.
Nun ni kantas la kanton por la viv’
Trad. Senda Noriko
[BILDO p.14] Manskribita muziknotacio de la kanto, tri liniaroj kun la teksto de la unua strofo sub la notoj.
Estas ĝojaj kaj pasiaj ni. Nun ni kantas, kantas kanton por la viv’. Estas ĝojaj kaj pasiaj ni. Nun ni kantas la kanton por la viv’.
Estas fortaj kaj magiaj ni. (ktp.)
Estas mildaj kaj koleraj ni. (ktp.)
Estas Dianaj sorĉistinoj ni. (ktp.)
- 14 –
— pàgina 15 —
REAGOJ
[BILDO p.15] Silueta desegnaĵo: du azenoj tiras ĉaron plenan de io, kaj homo malantaŭe puŝas ĝin; sub la titolo «REAGOJ» en angula kadro.
SkE 14 bone impresis min. Sufiĉe interesa. La kontribuo de la neevitebla Golden ne estas la plej interesa, des pli konsidere la longecon …
La aspekto estas mirinda.
Anne Amblès [an obles], Francujo
La artikolon de Bernard Golden pri la lingvoprojekto «Vikto», kiu aperis en SkE n-ro 14, mi konsentis komposti nur post forta protesto al la redaktoro. Miaopinie la artikolo estis oscedige teda; sed pli grave – ĝi tute ne taŭgis por nia revuo.
La debato pri lingva seksismo en SkE estas debato pri seksismo, ne pri lingvoj – kaj certe ne pri pseŭdolingvoj aŭ projektoj! Nia tasko estas persvadi la homojn ŝanĝi, ne sian lingvon, sed sian LINGVO-UZON. Tial ni diskutu la aktualajn problemojn de la efektive uzataj lingvoj, kaj ne la kabinetajn lingvo-ludojn de nekonataj frenezuloj.
Kompreneble troviĝas inter la esperantanoj malgranda grupo, kiu obsede interesiĝas pri lingvo-projektoj aŭ pri «reformoj» de Esperanto. Sed ili estas tre malmultaj – mi konas nur du – kaj por ili ekzistas revuoj pri planlingvistiko. Al unu el tiuj revuoj s-ro Golden devintus sendi sian analizon pri Vikto: al SkE li prefere sendu artikolojn pri virinaj rajtoj.
Kaj se entute devas aperi en nia revuo artikolo pri mortnaskitaj projektoj, ni almenaŭ ne toleru la uzon de la termino «lingvo» por tia projekto. La centjara historio de Esperanto rajtigas ĝin al tiu termino; sed fuŝa projekto, kiu apenaŭ ekzistas ekster la nebula cerbo de sia aŭtoro, simple ne meritas tiun honoron.
Dermod Quirke, Britujo
- 15 –
— pàgina 16 —
Virinoj en la Ĉeĥa historio
Marie Bartovská, Ĉeĥoslovakujo
Virinoj rolis en la ĉeĥa historio relative grave. Pri la unuaj parolas la legendoj el pagana tempo; temas pri tri filinoj de la princo Krok, vivintaj ŝajne en la oka jarcento, kies nomoj estis Kazi, Teta kaj Libuŝe. Kazi kuracis, Teta instruis kaj Libuŝe, la plej saĝa, sidis sur la trono post sia patro kaj regis tre juste. Foje ŝi juĝis du fratojn, Chrudoŝ kaj Ŝtáhlav, kaj decidis, ke ambaŭ el ili ricevu po duono de la patra havaĵo. Tiam la malkontenta Chrudoŝ, kiu kiel pli aĝa volis havi ĉion, diris: «Ve al viroj, kiujn virino regas!» Tiam Libuŝe, ofendite, sendis delegitojn al la plugisto Přemysl kaj iĝis lia edzino. Tiel ekestis la dinastio de Přemysl-idoj, kiu regis ĝis la jaro 1306 (laŭ la ina branĉo ĝis 1420).
Tuj post la morto de Libuŝe aperis aliaj famaj virinoj. La virinoj, malkontentaj pro limigado de iliaj rajtoj, ekmilitis kontraŭ la viroj; gvidis ilin Vlasta. En la «knabina milito» famiĝis krome Ŝárka, kiu ruze pereigis la grupon de Ctirad.
Kiam Kirilo kaj Metodo alportis kristanismon en mezan Eŭropon, aperis nova virino, la unua ĉeĥa kristanino, la sankta Ludmila. Malpli bone enskribiĝis en la historion ŝia bofilino Drahomíra, kiu ne akceptis la kristanismon kaj ordonis la murdon de sia bopatrino.
Eliŝka Přemyslovna, klera kaj energia, estis la ponto inter la dinastioj de Přemysl-idoj kaj de la luksemburgaj reĝoj. Ŝi estis la patrino de la plej fama ĉeĥa reĝo, Karolo IV-a.
Poste jam venis la tempo de virinoj simplaj. Interesa estas la deklaro de papa legato (poste papo Johano XVIII), ke sekvantinoj de la pastro Hus pli bone konas la biblion ol kelkaj altrangaj pastroj.
Ankaŭ en la tempo de la nacia reviviĝo, en la fino de la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj, troviĝis kuraĝaj kaj kleraj virinoj. La unua estis Božena Němcová (propranome Barbora Panklová). El ŝiaj verkoj la plej fama estas la romano Avineto tradukita en multajn lingvojn. El amaso da
- 16 –
— pàgina 17 —
aliaj virinoj, aparte elstaras Eliška Krásnohorská, aŭtorino de tekstoj de kelkaj operoj komponitaj de Bedřich Smetana: La kiso, La sekreto, La diabla roko.
Laŭ ĉeĥoslovakaj leĝoj, la virino havas nepre la samajn rajtojn kiel viro, kvankam la praktiko kelkfoje iomete lamas. Nu, defendi la rajtojn, tio jam dependas de spriteco kaj energio de ĉiu unuopulino.
Kiel pruvon de nepre egalaj rajtoj oni eble povas rigardi ankaŭ tion, ke edzino ne devas akcepti la familian nomon de sia edzo, ja eĉ li povas akcepti nomon ŝian, se la lia ne plaĉas.
FEMINISMA RECEPTO
[BILDO p.17] Desegnaĵo: virino kun antaŭtuko staras antaŭ kuirforno, miksante en kaserolo per kulero; dekstre sur la forno alia kaserolo, kaj antaŭ ŝi kuŝas malfermita libro (receptaro).
Kio estas feminisma recepto? En SkE n-ro 13 (p. 9) mi diskutis tiun demandon, kaj atingis jenan konkludon:
«Se oni supozas, ke ambaŭ gepatroj laboras ekster la hejmo, kaj revenas lacaj, sen multa emo ekfari komplikan manĝon, ĝi certe devus esti io rapide preparebla, sen tro granda laboro. Tamen, oni ne volas ĉiuvespere manĝi frostigitan aŭ elskatoligitan manĝon. Do, ĝi devus samtempe enhavi
– 17 –
— pàgina 18 —
bonajn, freŝajn ingrediencojn. Kaj prefere ĝi ne postulu tro da lavendaj kaseroloj kaj teleroj.»
De Sibayama [ŝibajama] Noriko en Japanujo, mi ricevis la sekvantan recepton, kiu strebas plenumi tiujn kondiĉojn. Ŝia solvo estas manĝaĵo, kiun oni povas prepari anticipe kaj poste revarmigi. Tamen, mi suspektas, ke por multaj laborantaj paroj, ŝia propono postulus tro longan preparadon (kvankam ja temas pri tempo donita dum la antaŭa vespero), do mi ankoraŭ invitas aliajn legantojn sendi siajn «feminismajn receptojn».
MIKSPOTA RIZAĴO
Mi prezentas popularan rizaĵon en Japanujo. Ingrediencoj diferencas laŭ familioj. La ĉi-suban mi fojfoje kuiras precipe kiam mi antaŭvidas, ke mi ne havos sufiĉan tempon por kuiri, ekzemple kiam mi bonvenigos eksterlanda(j)n esperantisto(j)n en mia hejmo. Se mi antaŭe kuiras la manĝaĵon, mi povas konservi ĝin en fridujo kaj revarmigi tuj antaŭ la mango.
Kvantoj por 6-7 personoj:
[BILDO p.18] Foto aŭ desegnaĵo de kuireja muro: pendantaj kuiriloj — kribriloj, kuleregoj, teleroj, kaserolo kaj tekruĉo sur bretoj.
500 g da rizo 100 g da karotoj 100 g da lapo 50 g da fungoj 50 g da konjakuo (koagulita amelo de amorfofalo) 50 g da fritita tohuo 300 g da tinuso en ladskatolo
2 supkuleroj da sakeo 300 g da spinaco Kelkaj ovoj Vinagrita zingibro 100 g da ginkofruktoj en ladskatolo aŭ freŝaj boligitaj)
– 18 –
— pàgina 19 —
Lavu la rizon kaj lasu ĝin en akvo dum 1 horo. Tranĉu la karotojn, lapon, fungojn, konjakuon kaj frititan tohuon en malgrandajn pecojn. En kuirpoton metu la rizon, tinuson kun ĝia oleo, kaj la tranĉitajn legomojn kaj aliajn. Enverŝu 420 g da akvo kaj la sakeon. Boligu ĝis senakviĝo (ĉ. 30 minutoj). Dumtempe brogu la spinacon kaj faru omletojn per la ovoj. Dispecigu la omletojn kaj tranĉu la peklitan zingibron en striojn. Tranĉu la spinacon en pecetojn. Aldonu la spinacon kaj ginkofruktojn al la rizaĵo en la kuirpoto kaj intermiksu. Metu ĝin sur teleron kaj garnu per la omletoj kaj zingibraj strioj.
[BILDO p.19] Desegnaĵo: juna virino kuŝas dormanta sur ornamita lito aŭ katafalko, kovrita per vitra kesto.
La Dormanta Princino
Anna Brennan, Italujo
Legantoj de SkE certe jam tute konsciias pri la seksismo, kiu troviĝas en infanaj rakontoj. Tial vi eble scivolas, kial mi volas denove regurdi tiun temon. Tamen, nun kiam mi komencis mem rakonti la tradiciajn fabelojn al miaj infanoj, la problemo trafas min per nova freŝeco, kaj tio instigas min verki ĉi tiun artikolon.
Ne estas eble preteratenti la manieron laŭ kiu la tradiciaj fabeloj fortigas eksmodajn valorojn kaj stereotipojn rilate al virinoj. En la kazo de malgranda infano, kiu ankoraŭ ne formis siajn opiniojn pri tiu temo, eble la ĝusta verbo ne estus «fortigas» sed «prezentas».
En multaj fabeloj, la ĉefaj roluloj estas bestoj. En preskaŭ ĉiuj kazoj, temas nur pri viraj bestoj, kvankam tio ne aparte necesas por la intrigo.
– 19 –
— pàgina 20 —
(Mi rimarkas tion ankaŭ en netradiciaj rakontoj, inkluzive de tiuj eldonataj de Fremdlingva Eldonejo en Pekino.) La tri porkidoj ekzemple, estas ĉiuj viraj, kiel ankaŭ la malbona lupo kiu volas manĝi ilin. Simila, sed malpli konata, rakonto, temas pri La tri virkaproj, kiuj sukcesas eskapi de la terura (vir)trolo. Dum la rakontado, estas simpla afero inigi unu aŭ
[BILDO p.20] Desegnaĵo: la tri porkidoj marŝas vice, vestitaj — unu portas sitelon, alia sakon sur bastono, kaj la tria ludas fluton.
du el la tri porkidoj, dum mia kvar-jara filo mem insistas, ke la mezgranda virkapro evidente devas esti Panjo.
En La tri ursoj aliflanke, rolas Urso Paĉjo, Urso Panjo kaj Ursido, por ne mencii la malican knabinon, Orbuklulino. Ĝenerale, la seksismo troviĝas ne en la rakonto mem, sed en la ilustraĵoj. La plej ŝatata matenmanĝaĵo de la tri ursoj (almenaŭ laŭ la angla versio) estas avenkaĉo. Kaj divenu, kiun ni vidas ĉe la kuirforno?
Kie inaj bestoj aperas, ili kutime havas specife «virinan» trajton. La ĉefa virto de la kokino en Ruza vulpo kaj la ruĝa kokineto estas ŝia bona dommastrumado. Ŝia bele ordigita domo estas favore komparata al la kaduka kabanaĉo de s-ro Vulpo. (Kiel sola viro, komprenebley, li ne kapablas mem ordigi sian hejmon.) Kiam la vulpo kaptas ŝin kaj metas ŝin en sakon, ŝi eskapas, ĉar ŝi ĉiam portas tondileton, kudrilon kaj fadenon en la poŝo de sia antaŭtuko. Dum la vulpo dormas, ŝi tondas truon en la sakon, kaj antaŭ ol eskapi, enmetas grandan ŝtonon kaj reflikas la truon.
Krom la bona dommastrumado, la plej grava eco de virino, laŭ tiuj rakontoj, estas ŝia beleco. Beleco ludas centran rolon en la rakonto de Neĝblankulino. Antaŭ ol ŝi naskiĝas, ŝia patrino deziras, ke ŝia haŭto estu blanka kiel neĝo, ŝiaj lipoj ruĝaj kiel sango, kaj ŝiaj haroj nigraj kiel
– 20 –
— pàgina 21 —
ebono. Ŝia kruela vicpatrino ĉiutage staras antaŭ spegulo, kaj demandas, kiu en la regno estas la plej bela. Kiam Neĝblankulino plenkreskas kaj fariĝas pli bela ol la vicpatrino, tiu tuj decidas mortigi ŝin.
Tre bela estas ankaŭ la princino en La bela dormantino en la arbaro. Kiam ŝi naskiĝas, 12 feinoj venas al ŝia bapto kaj ĉiu donacas al ŝi unu virton. Tiuj donacoj estas tre signifaj: la unua donacas al ŝi belecon, la dua gracion, la tria afablecon … Tiuj ecoj ne multe helpas ŝin kiam ŝi renkontas la malican feinon, kiu endormigas ŝin por cent jaroj. (Kiam mi rakontas la fabelon, mi kutime ŝanĝas la duan donacon al «inteligento»!)
Fakte, tiuj du fabeloj Neĝblankulino kaj La bela dormantino finiĝas en rimarkinde simila maniero. La kruela vicpatrino sukcesas venenigi Neĝblankulinon, kaj pro ŝia beleco, la sep nanoj metas ŝin en vitran ĉerkon, por ke ŝi restu ĉiam videbla. Tie princo vidas ŝin kaj enamiĝas al ŝi. Kiam liaj servistoj ekmovas la ĉerkon por forporti ĝin, la peco de
[BILDO p.21] Desegnaĵo: kokino vestita per jupo kaj antaŭtuko, sidanta en balancoseĝo kaj trikanta per du trikiloj; sur la planko kuŝas globo da lano.
- 21 –
— pàgina 22 —
venena pomo falas el ŝia buŝo, kaj ŝi reviviĝas. Tuj la princo petas ŝin edziniĝi kun li.
La bela dormantino, aliflanke, dormas dum cent jaroj pro fisorĉo de la malbona feino, ĝis finfine princo alvenas kaj, enamiĝinte al ŝi pro ŝia beleco, vekas ŝin per kiso.
Ambaŭ fabeloj finiĝas per la sama ideo: la princino kiu kuŝas pala kaj senmova kiel mortinto ĝis venas la princo. Ŝajnas, ke tiuj princinoj estas plej perfektaj dum ili kuŝas absolute pasivaj, atendante nur la tuŝon de la
[BILDO p.22] Desegnaĵo per simplaj linioj: juna virino kun longaj haroj kuŝas dormanta sur lito, kovrita per littuko, kun unu brako pendanta el la lito.
princo por reviviĝi. Por la verkintoj de tiuj fabeloj, kaj por ĉiuj ilustristoj, tiu estas la kulmina momento.
Pasiveco estas ankaŭ la ĉefa karakterizaĵo de Cindrulino; pro kiu alia kialo ŝi permesus al siaj familianoj tiom mistrakti ŝin? Ŝiaj vicfratinoj kaj vicpatrino devigas ŝin fari ĉiujn domtaskojn, vesti sin per ĉifonoj kaj dormi sur pajlo. La verkisto donis al ŝi ĉiujn virtojn, kiujn oni tiutempe pleje admiris en virinoj: belecon, obeemon, mildecon, humilecon, pasivecon kaj, komprenebla, pretecon fari ĉiujn domtaskojn sen plendi. La historio ne informas nin pri kio babilis Cindrulino kun la princo dum ili
- 22 –
— pàgina 23 —
dancis en la balo, sed oni emas suspekti, ke li ne enamiĝis al ŝi pro ŝia brila konversacio. Verŝajne pli imponis al li la malgrandeco de ŝiaj ŝuoj.
Rakontante pri Jaĉjo kaj la giganta fazeolujo, mi denove trovas problemon. Jaĉjo grimpas la fazeolujon ĝis li atingas landon en la ĉielo. Tie troviĝas grandega domo, kaj ekster ĝi estas giganta virino. Ŝi konsentas doni matenmangon al Jaĉjo, sed avertas lin, ke ŝia edzo estas ogro, kiu aparte ŝatas manĝi malgrandajn knabojn. Post ĉi tiu averto, ŝi estas ĉiam nomata «la edzino de la ogro», do oni priskribas ŝin nur rilate al la edzo. Sed kiel eviti tion? Ŝi evidente ne estas mem ogrino, ĉar en tiu kazo ankaŭ ŝi volus manĝi Jaĉjon. Rakontante la fabelon, mi finfine decidis plu nomi ŝin, iom malelegante, «la giganta virino».
Oni ankaŭ rimarkas en tiu rakonto, ke la giganta virino estas kvazaŭ servisto de la edzo. Kiam la ogro envenas, ŝi informas lin, ke la matenmanĝo estas preta. Ŝajnas, ke ŝi preparis ĝin por li, sed ne sidiĝas kun li por manĝi. Poste la ogro simple ordonas al sia edzino: «Edzino, portu al mi la kokinon, kiu demetas orajn ovojn». Rakontante ĉi tiun fabelon mi iomete ŝanĝas ĉi tiujn detalojn, por ke la rilato inter la giganta virino kaj ŝia edzo pli akordiĝu kun modernaj ideoj.
La rakonto pri Jaĉjo portas min al la temo de pli subtila speco de seksismo, kiu radias tra ĉi tiuj fabeloj. Ne temas pri specifa detalo, sed pri la tuta prezento de la seksoj. Oni rimarkas la kuraĝon kaj aŭdacon de Jaĉjo. Tri fojojn li grimpas la gigantan fazeolujon ĝis la ĉielo, malgraŭ la admonoj de lia patrino. Alveninte, li kaŝas sin en la domo de la ogro. Kiam la ogro endormiĝas post la matenmanĝo, Jaĉjo eliras el sia kaŝejo kaj ŝtelas trezoron de la tablo tuj antaŭ la dormanta ogro, kiun li finfine ankaŭ mortigas.
Kompare kun li, Orbuklulino ne faras multe. Ŝi eniras la domon de la tri ursoj kiam ili ne ĉeestas, manĝas iom da avenkaĉo, rompas seĝon, kaj endormiĝas en la lito de Ursido. Kiam ŝi vekiĝas, kaj vidas la tri ursojn, kiuj staras ĉirkaŭ la lito, ŝi estas tute terurigita kaj forkuras.
Komparu ankaŭ la rakonton pri Ruĝĉapulino. La patrino petas ŝin porti korbon de manĝaĵoj al la avino, kiu loĝas en la arbaro. La patrino aparte avertas ŝin ne vagi for de la vojo, sed Ruĝĉapulino forgesas tion, kaj estas manĝita de la lupo. Ankaŭ la avino estas manĝita de la lupo, kaj ambaŭ estas savitaj nur pro la alveno de (vir)ĉasisto, kiu mortigas la lupon kaj tranĉas ĝian stomakon por liberigi la du viktimojn. Ni bone komprenas, kio okazas al knabinoj, kiuj ne obeas sian patrinon. La malobeemo de
- 23 –
— pàgina 24 —
Jaĉjo, aliflanke, estas signo de lia iniciatemo kaj portas tre pozitivajn rezultojn.
Mallonge, oni povas diri, ke en ĉi tiuj rakontoj la virinoj estas prezentataj en la rolo de belulo, virtulo, pasivulo, malkuraĝulo, dommastrino kaj viktimo. La viroj, aliflanke, estas kuraĝuloj, agantoj, iniciantoj kaj savantoj.
Unu el la malmultaj virinoj, kiuj agas en pli memstara maniero estas la kruela vicpatrino, kiu plurfoje klopodas venenigi Neĝblankulinon. Verŝajne oni tamen ne konsiderus ŝin kiel taŭgan rolmodelon por knabino! En la fino, komprenebla, ŝi ricevas sian justan punon.
Konklude, kion oni povas fari pri ĉi tiuj rakontoj, kiuj transdonas tiel eksmodajn mesaĝojn al junaj infanoj? Mi indikis la malgrandajn ŝanĝojn, kiujn mi mem faras dum la rakontado, sed tiuj ne tuŝas la pli profundan tavolon de la seksismo. Unu ebleco estas tute reverki ilin. Sed mi devas konfesi, ke mi bedaŭrus fari tion. Tiuj rakontoj ja estas tradicia parto de mia kulturo, kaj mi volas redoni ilin al miaj infanoj en pli-malpli la sama formo, kiel mi mem ricevis ilin.
Verŝajne la plej bona solvo estus ekvilibrigi ilin per aliaj rakontoj. Mi ne volas sugesti, ke oni rakontu fabelon pri la bela princo, kiu endormiĝas por cent jaroj, ĝis li estas vekita per kiso de la princino. Tio estas evidente ridinda. Sed oni ja povus rakonti, ekzemple, pri kuraĝa princino kiu forgalopas sur sia ĉevalo por mortigi drakon. Tiel oni montrus, ke ne nur princoj povas havi aventurojn. (Kaj se temus pri la filino de la gemuelistoj, oni ankaŭ montrus, ke ne nur geprincoj povas havi ilin!)
Nenio malhelpus, ke oni ankaŭ transdonu la mesaĝon en pli rekta formo, ekzemple per rakontoj pri knabinoj, kiuj ne rajtas ekiri al aventuroj pro sia ineco, sed kiuj tamen faras tion kun plena sukceso. Kredeble princino, kiu mortigus drakon, farus tion malgraŭ fortaj antaŭavertoj de siaj gepatroj.
Se en modernaj rakontoj rolas tro granda nombro da viroj aŭ virbestoj, oni povas simple ŝanĝi ĉiujn rolulojn al inoj. Unuavide, tio ŝajnas maljusta en la mala senco. Tamen, ekzistas tiom da malaj ekzemploj, ke tio apenaŭ sufiĉas por krei iom pli ekvilibran mondbildon.
Kelkaj naciligvaj eldonejoj jam komencis eldoni neseksismajn librojn por infanoj. Nun venis la tempo traduki ilin en Esperanton.
- 24 –
Núm. 16, gener de 1988
24 pàgines.

Coberta de Sekso kaj Egaleco núm. 16, gener de 1988.
Facsímil: a Bitarkivo/archive.org · PDF a la Gazetoteko
El número, sencer
— pàgina 1 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa bulteno
Informoj pri virina agado
Numero 16 — Januaro 1988
Novaj direktoj
Mallonge post la katastrofo de Ĉernobilo, la japanaj kunlaborantoj de SkE (Hukunaga Makiko kaj Yamakawa Setuko) proponis al mi, ke mi plivastigu la temaron de ĉi tiu revuo. Ili argumentis, ke la travivo de la planedo estas temo, kiu funde koncernas ĉiujn virinojn, kaj do devus esti traktata en feminisma eldonaĵo.
Tiutempe, mi ne konsentis kun ilia opinio, preferante limigi la enhavon de SkE al pure feminismaj temoj. Tamen, mi nun demandas min, ĉu mi pravis. Mi konstatas, ke la emo plilarĝigi sian interesosferon estas aktuala trajto de la virina movado. En la inismaj revuoj, kiujn mi konas, ofte troviĝas artikoloj pri la jenaj temoj: pacismo, la nuklea minaco, rasismo, malriĉeco, sano, samseksemeco, vivmedio, ktp. Ankaŭ se oni rigardas la proponatan programon de KVA pri seminario por virinoj (vidu p. 15), oni konstatas, ke multaj el la temoj ne estas feminismaj en la plej mallarĝa senco, kvankam certe ĉiuj estas temoj, kiuj nuntempe okupas la atenton de la internacia virina movado.
Mi rimarkas, ankaŭ, ke multaj el la antaŭaj kontribuintoj al SkE intertempe moviĝis al novaj interesoj, kiel cetere mi mem (kiel verŝajne jam tro klare evidentiĝis en la lastatempaj numeroj!)
Kiel klarigi tiun evoluon en la virina movado? Ĉu ĝi signifas, ke ĉiuj bataloj jam estas gajnitaj? Certe estas vere, ke la situacio de virinoj laŭ
— pàgina 2 —
Sekso kaj Egaleco
Sendependa bulteno. Aperas neregule.
Abono (4 numeroj): 16 ned. gld. aŭ 15 irk.
Respondkuponojn sendu rekte al Anna Brennan, monpagojn al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4412211.
Redaktoro Anna Brennan Colle Rasto I-00039 Zagarolo Italujo
Kunlaboris en ĉi tiu numero Elisabetta Formaggio Brian Holser Dermod Quirke Kompostis Dermod Quirke
PERANTOJ
INTERNACIA (prezo: 16 ned.gld.): Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Poŝtĉekkonto 378964 (UEA). Banko: Mees & Hoop, Coolsingel 93, 3012 EA Rotterdam (konto 25.52.89.804). BRAZILA: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 11-1105, 70084 Brasília (DF). BRITA (prezo: £4,00): Dermod Quirke, 14 Glen View, Halifax, HX1 2YL. Poŝtĉekkonto 12 463 0006. FRANCA (prezo: FF45,00): Anne Elise Amblès, 11 rue de Ducs de Bar, 55000 Bar-Le-Duc. Poŝtĉekkonto 2 923 77 D, Nancy. GERMANA (prezo: DM14,00): VEJGA, Töpferstraße 20, 4500 Osnabrück. ITALA (prezo: Lit.9000): Anna Brennan, Colle Rasto, 00039 Zagarolo. (Nur por italaj abonantoj; aliaj prefere pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, aŭ al la nacia peranto.) JAPANA (prezo: ¥1500): Sei to Byodo Hakkokai, p/a Hukunaga Makiko, Maginu 1833-2-308, Miyamae-ku, Kawasaki-si, 213. Poŝta ĝirokonto 0-99911, Tôkyô. KATALUNA (prezo: Pt.975): Josep Serrano, Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 482, 43080 Tarragona. NEDERLANDA (prezo: ƒ16,00): Anna Brennan. Poŝtĉekkonto 4412211. NORVEGA (prezo: Kr.40,00): Margrete Landmark, Torødveien 109, 3135 Torød. Poŝtĉekkonto 5 73 61 29. SVEDA (prezo: Kr.40,00): Märtha Andréasson, Lilla Tolsered pl. 2265, 425 90 Hisingskärra. Poŝtĉekkonto 27 01 05-4880. USONA (prezo: $8,00): Charles Power, 12122 K Little Patuxent Parkway, Columbia, MD 21044.
Respondeca eldonanto (verantwoordelijke uitgever): Anne Tilmont, Nationalestraat 108, 2000 Antwerpen
- 2 –
— pàgina 3 —
difinitaj vidpunktoj plibonigis en la lastaj 20 jaroj. La proporcio de virinoj en la profesioj, ekzemple, malrapide altiĝas, pli da virinoj troviĝas en la parlamentoj, eĉ virinaj ĉefministroj plioftiĝas, kvankam ankoraŭ ne oftas. Almenaŭ en kelkaj landoj, virinoj eklaboras en metioj kaj profesioj, kiuj antaŭe ne estis malfermitaj al ili: kiel plumbistoj, ĉarpentistoj, pilotoj, fajrobrigadistoj, eĉ kiel astronaŭtoj.
Oni nuntempe normale atendas, ke virino laboru ekster la hejmo; eĉ – kiel mi mem spertas – tiuj, kiuj restas hejme, sentas sin sub premo kaj devas pravigi sian decidon. Tio kunportas ankaŭ la malan flankon: viroj estas devigataj, kvankam ne ĉiam volonte, doni pli da tempo al okupoj, kiuj antaŭe estis konsiderataj la sfero nur de virinoj.
Tiuj pozitivaj evoluoj tamen ne signifas, ke la laboro de la virina movado finiĝis. Estas vere, ke estas pli da virinoj en la profesioj. Tamen, la plejmulto el ni verŝajne surpriziĝus, aŭ almenaŭ trovus tion komentinda, se irante diskuti nian konton kun la nova bankodirektoro, ni malkovrus, ke tiu estas virino. Estas pli da virinoj en la parlamentoj – sed jen kelkaj ciferoj: en la itala parlamento virinoj nun tenas proksimume 10% el la lokoj (kompare kun antaŭaj 7%); en la irlanda ili tenas 8,4%; en la germana Bundestag ili tenas 15,4% (kompare kun antaŭaj 9,8%). Ja temas pri gajnoj, sed ĉu pri egaleco?
Dum virinoj tenas nur frakcion de la regantaj postenoj, ne estas grandaj esperoj, ke la kondiĉoj por virinoj en la hejmo kaj la laborejo grandtrajte pliboniĝos. La apartaj bezonoj de virinoj ne estas bone prizorgataj de viraj leĝdonantoj kaj laborestroj, nek de tiuj malmultaj virinoj, kiuj ja sukcesis atingi la pinton en sia profesio, sed nur post feroca konkurso, kiu devigis ilin subpremi en si ĉiujn kvalitojn de simpatio kaj helpemo al aliaj.
Konsiderante ĉi tiujn faktorojn, do, oni konkludas, ke efektive restas sufiĉe da farenda laboro por la virina movado. Sed en tiu kazo, kial feministoj nuntempe emas okupiĝi pri aliaj problemoj? Por respondi tiun demandon, ni rigardu mallonge al la lastatempa historio de la feminisma movado.
(Aŭ, pli precize, de la okcidenta feminisma movado. Mi konscias, ke miaj komentoj ne estas universale aplikeblaj kaj ne prezentos rekoneblan bildon al ĉiuj legantoj de SkE. Tamen, verki universalan historion estas ekster mia kompetento, do mi limigos min al la situacio, kiun mi persone konas, kaj lasos al miaj ne-okcidentaj legantoj la taskon kompletigi ĉi tiun resumon, eventuale per artikolo en SkE).
- 3 –
— pàgina 4 —
La okcidenta virina movado ekestis en la fino de la sesdekaj jaroj, kaj atingis sian plenan impeton dum la sepdekaj. En tiu periodo, multaj virinoj la unuan fojon ekrigardis sin mem, sian konscion, siajn personajn rilatojn kaj la ĉirkaŭan mondon, kaj malkovris novan filozofion. La teorioj de feminismo estis ellaborataj, kaj aperis grupoj, revuoj, eldonejoj k.s. por diskuti ilin.
La Esperanto-movado spegulis tiujn evoluojn – tial montrante cetere, ke ĝi ja estas ligita kun aktualaj okazaĵoj en la «normala» mondo (kvankam ĉiam, bedaŭrinde, kun malfruo de tri-kvar jaroj!) – per la starigo de la Komisiono pri Virina Agado en 1975. La ekapero de Sekso kaj Egaleco en 1979 (denove kun plurjara malfruo rilate al al la cetera mondo!) certe estis signo de la sama tendenco.
La sepdekaj jaroj estis ekscita periodo por pensemaj virinoj, kiuj faris multajn profundajn malkovrojn pri si mem kaj pri la socia situacio de virinoj. Sed evidente, novaj ideoj ne povas resti eterne novaj; post iom da tempo, ili perdas sian freŝecon kaj iĝas banalaj faktoj, jam bone konataj al ĉiuj. Tio estas necesa kaj dezirinda paŝo por ĉiu nova teorio, kaj montras, ke ĝi atingis sian celon de ĝenerala akcepto en la socio – kvankam sendube en iom diluita formo. (Kompreneble, ĉiam restas tiuj, kiuj mortos nekonvinkite; ĉio nova bezonas pli ol unu generacion por plene enradikiĝi.)
Kiam movado atingas tiun punkton, ĝi perdas multajn el siaj antaŭaj aktivuloj. Ili ludis sian rolon en la ellaborado de nova teorio kaj dum la agado multe riĉiĝis en sia persona evoluo. Nun, tamen, ili antaŭeniras al aliaj kampoj. Plej ofte, ĉar la pli aktivaj membroj de sociaj movadoj kutime estas junaj, tio simple signifas, ke ili geedziĝas, ekhavas familion, kaj do havas malpli da tempo kaj energio por dediĉi al eksteraj interesoj. Ili ne nepre forgesas sian antaŭan idealon, sed ĝi fariĝas fono al la vivo anstataŭ centro.
Por tiuj, kiuj deziras pluaktivi, finiĝis la entuziasmiga fazo de nova malkovro. La amasoj lasas la amasmovadon, kaj restas malgranda kerno da seriozaj laborantoj. Ili havas la taskon ellabori la fajnajn detalojn de la teorio kaj apliki ĝin al praktikaj problemoj.
(Flanka noto: Kvankam la supraj komentoj rilatis ĉefe al la virina movado, ili estas aplikeblaj ankaŭ al la Esperanta. Nia movado, bedaŭrinde, neniam atingis la lastan fazon, en kiu ĝiaj teorioj fariĝus parto de la ĝenerala pensomaniero: la utopia «fina venko». Tial niaj membroj pasigas sian tutan vivon eterne kaptitaj en la unua aŭ «entuziasma» fazo.)
- 4 –
— pàgina 5 —
Nun kiam la virina movado maturiĝis, estas evidente, ke la grupoj kaj revuoj starigitaj por diskuti novan filozofion, perdis sian originan celon. Ĝenerale, ili adaptiĝas per aplikado de feminismaj principoj al iu formo de praktika agado. Tial okazas la ekflorado de novaj agadkampoj.
Kio do povas esti la estonta rolo de revuo, kia SkE? Mi (kun la kutima kelkjara malfruo) antaŭvidas du eblecojn. Unu estas, ke ĝi lasu la teorian kampon por dediĉi pli da spaco al raportoj pri la aktualaj kondiĉoj de virinoj kaj pri agadoj por plibonigi tiujn kondiĉojn. La alia estas, ke ĝi kuraĝe elpaŝu ekster sian ĝisnunan mallarĝan temaron por okupiĝi pri pli vastaj demandoj – ĉiam laŭ feminisma vidpunkto, komprenebla.
Skribinte ĉi tion, tamen, mi ne povas rezisti rideton. Estas facile verki belajn deklarojn pri «novaj redaktolinioj». Kiel ĉiuj Esperantaj revuoj, SkE ne disponas pri profesiaj ĵurnalistoj, kaj praktike akceptas tion, kion ĝi ricevas. Do, por plenumi la supran proponon necesas la kunlaboro de vi, la legantoj kaj kontribuantoj. Mi atendas viajn reagojn al ĉi tiu artikolo kaj ankaŭ la kontribuaĵojn, per kiuj eblus realigi ĝian enhavon.
Anna Brennan
[BILDO p.5] Desegnaĵo: virino sidanta ĉe tablo apud fenestro, kun la kapo klinita, skribanta per plumo sur papero; maldekstre la vorto «REAGOJ» aranĝita vertikale per grandaj literoj.
Mi legis kun intereso la numeron 15 de SkE kaj venis al mia menso du pripensoj, kiujn mi decidis surpaperigi por vi. Laŭ la subskriboj la kunlaborintoj estis plejparte malinoj [?], kaj tio invitis min al medito, ĉu tio estas hazardo aŭ ĉu efektive vi ricevas pli da kontribuoj far tiuj. En tiu lasta kazo, kion tio signifas? Ĉu inter via legantaro procente plias viroj? aŭ ĉu inoj emas legi kaj ne skribi, do, ankoraŭfoje pasivi kaj ne aktivi?
Krom tiu ĝenerala konsidero, mi emas nun esprimi mian admiron kaj gratulon pro la kuraĝo de Dermod Quirke tiom senkaŝe kaj simple paroli
– 5 –
— pàgina 6 —
pri siaj problemoj por alfronti ĉiutagaĵojn, kiuj povas ŝajni al supraĵa rigardo banalaj, sed sur kiuj mi, ekzemple, neniam haltigis mian atenton. Kaj tiu artikolo iasence devigis min interesiĝi pri la temo, alfronti kaj konsciiĝi pri la ekzisto de problemoj kaj … envii tiun paron. Ja, efektive envii ilin, kiuj konstruis sian propran vivon, ne influite de la «normo» de la socio, kiel okazas al la «normaluloj», kaj kio foje, mi eĉ kuraĝus diri ofte, efektive influas la duopan rilaton en negativa senco.
Dankon, do, al Dermod, kiu tiom simple kaj senĝene helpis al la legantoj kompreni parton de nia socio, iliajn problemojn kaj ties solvojn.
Mi esperas pli ofte legi tiom interesajn artikolojn almenaŭ en la sendependaj informiloj kiel Sekso kaj Egaleco.
Michela [mikela] Lipari, Italujo
Mi bonorde ricevas vian tre interesan revuon Sekso kaj Egaleco. Ĉiufoje, kiam mi ricevas ĝin, mi tuj tralegas la tutan materialon kaj mi trovas interesajn opiniojn kaj klarigojn.
En la lasta, la 15a numero, mi legis kun granda atento vian artikolon «La dormanta princino». Mi multfoje legis la menciitajn fabelojn, sed mi neniam analizis ilin, tial via opinio nun tute alie prezentas al mi ilin.
Interesaj estas ankaŭ la artikoloj «Virinoj en la ĉeĥa historio» de Marie Bartovská, «Virinoj en la itala kamparo» de Renato Corsetti kaj aliaj. Sed la artikolon de Dermod Quirke mi tralegis kun iom malagrabla sento, kiu estas ne normala. Sed la recepton pri «Mikspota rizaĵo» mi provos kuiri dum la sekvontaj tagoj.
Saulcerite Neilande, Latvujo
… La gazeto tre plaĉas al mi. Ĝi estas varia kaj bone redaktita. Dum la legado oni preskaŭ ne povas ĉesi por paŭzo. Ankaŭ la aspekto tre plaĉas al mi …
Veronikin’ Somero, GDR
Dankon pro sendado de via interesa revuo. Lastan numeron mi tute legis. Mi laŭdas eĉ la artikolon «Vira feministo». Oni devas aŭskulti ĉiujn.
Teresa Jankowska, Polujo
– 6 –
— pàgina 7 —
De frua aspiro ĝis nuna nadiro
Bernard Golden, Hungarujo
La unuaj numeroj de SkE, aperintaj en 1979 kaj 1980, donis antaŭtempan esperon, ke tiu novaĵletero, enviciĝante inter la periodaĵoj de Esperantujo, traromposn [?] novan vojon. La elano de la komenca periodo estis promesplena, se juĝi pri kelkaj pensinstigaj artikoloj el la plumoj de esperantistoj bone konataj en la movado, kiuj esprimis originalajn vidpunktojn en la kadro de la feminismo.
Sed en postaj numeroj estis rimarkebla malfavora ŝanĝiĝo. En mia letero sendita al la redaktorino en aŭgusto, 1985, mi skribis jene pri n-roj 11 kaj 12: «Traleginte ilin, mi iom seniluziiĝis, ĉar mi ricevis la impreson, ke mi jam legis similaĵojn antaŭe. En la legaĵoj mankas novaj vidpunktoj kaj interesvekaj ideoj. Ŝajnas, ke dum la longa paŭzo, SkE perdis la vervon, kiu karakterizis la pli fruajn numerojn, kaj nun la revueto estas survoje al ŝabloniĝo. … Miaopinie estas eble pliigi la kvaliton de la enhavo de SkE, se la redakcio akceptas por publikigo pli varian materialon, tuŝantan pli vastan temaron. Tiel oni ne legos nur pri sekso kaj egaleco en unu numero kaj pri egaleco kaj sekso en la sekva.»
Pli kaj pli da pecoj en SkE havas nur efemeran, anekdotan karakteron, kaj oni vane serĉas seriozajn, detale dokumentitajn artikolojn kaj raportojn. La enhavo de n-ro 15 ja atingis la nadiron. En la sekvaj sekcioj mi kritikos specifajn erojn en tiu numero.
Recepto por nekuireblaĵo
Tute senutila estis la artikoleto «Feminisma recepto». Ekster Japanio, kie estas eble akiri la ingrediencojn por kuiri la mikspotan rizaĵon: lapo, konjakuo, tohuo, sakeo, ginko, amorfofalo? Nek «konjakuo» nek
Noto de la redaktoro: La supra artikolo, kiu estis multe tro longa, estas draste mallongigita. Ĉar ĝi ankaŭ enhavis multajn insultojn kaj ofendajn esprimojn kontraŭ kontribuintoj de SkE, la koncernaj sekcioj estas forigitaj.
– 7 –
— pàgina 8 —
«amorfofalo» estas registrita en Plena ilustrita vortaro, kaj por informiĝi pri tohuo en Enciklopedieto japana, estas necese serĉi la artikolon sub «toŭfuo»! En bonaj kuirlibroj estas kutimo proponi anstataŭaĵojn por maloftaj ingrediencoj en ekzotaj receptoj, sed Sibayama eĉ tion ne faris, do ŝia recepto estas same manĝebla kiel la papero, sur kiu ĝi estas presita. Jen ekzemplo de malŝparo de spaco en SkE.
Forgesita trajto de la itala kamparanino – ŝia virgeco
R. Corsetti surpaperigis siajn memorojn pri la tradicia statuso de virinoj en la itala kamparo. Ĉar la priskribo baziĝas sur liaj propraj travivaĵoj, sentebla manko en la asertoj kaj klarigoj estas la subteno de objektivaj sociologiaj donitaĵoj. Unu el la temoj traktita en fakverkoj pri sociaj kutimoj en Italio, estas la troiga emfazo pri la valoro de virgulino kiel edzino. Estas neeble prezenti racian bazon de la postulo pri virgeco ĉe virinoj (sed ne ĉe viroj!), ĉar tiu fizika propreco havas neniun funkcian valoron rilate la ekonomian produktivecon de estonta edzino. Tamen, estas sciate, ke en la tradicia itala socio, virino, kiu ne estis virgulino, ne havis ŝancon edziniĝi, krom se eksterordinaraj faktoroj intervenis.
Corsetti reliefigas la tragedion de sterileco ĉe virino (kaj ankaŭ viro) kaj klarigas, ke «oni akceptis la fakton kiel malbonŝancaĵon, eble kiel dian punon». Laŭ absoluta skalo de valoroj, tiu situacio estas multe pli malavantaĝa por la bonfarto de la familio ol la stato de nevirgeco de la edziniĝonto. Verdire, ĉe virgulino estas risk-faktoro, ĉar povas esti, ke tiu virino, kiel edzino, montriĝos sterila. «Aliflanke de landlimoj, diferencas la kutimoj.» En pluraj kulturoj de Afriko, oni rigardas la aferon alimaniere. Virino, kiu havas eksterĝeedzecan [?] infanon jam pruvis, ke ŝi estas fekunda, do ŝia valoro kiel edzino kaj patrino estas memevidenta.
For la manojn de la tradicia infanliteraturo!
En sia artikolo «La dormanta princino», Anna Brennan malaprobas la bildon pri virinoj spegulitan en la tradicia infanliteraturo de Eŭropo. Ŝi pravas pri sia kritiko kadre de la nuntempaj konceptoj de feminismo, sed ŝi faras unu paŝon plu kaj modifas la enhavon de tiu kultura heredaĵo, por ke ĝi konformiĝu al ŝiaj antaŭjuĝoj. Tio ja estas netolerenda aroganteco. La verkoj, kiuj estas menciitaj en la artikolo, estas la komuna proprajo de pluraj gentoj dum multaj jarcentoj, do ili estas netuŝeblaj! Imagu, kio okazos, se Brennan daŭrigos sian tekst-revizidadon. Hodiaŭ temas pri infanfabeloj, morgaŭ ŝi rakontos novajn versiojn de la klasika mitologio, post morgaŭ venos la vico de la teatraĵoj de Shakespeare, kaj neevitable
– 8 –
— pàgina 9 —
estos reverkita la Sankta Biblio laŭ la «brenanisma» herezo. Oni komprenu unu fojon por ĉiam, ke neniu rajtas tuŝi-fuŝi literaturajn heredaĵojn. Se ne plaĉas al feministoj la malnovaj rakontoj, ili lasu ilin sur la breto kaj verku tute novajn fabelojn kun libera esprimado de feminismaj vidpunktoj.
RESPONDO DE LA REDAKTORO:
Mi respondos nur al tiuj komentoj, kiuj rilatas al SkE ĝenerale kaj al mia propra artikolo. Sendube, la aliaj verkintoj menciitaj en la supra artikolo kapablas mem defendi sin en posta numero, kaj mi invitas ilin tion fari.
La dua alineo de la artikolo esprimas dubon, kiun mi mem pli detale traktas aliloke en ĉi tiu numero. Golden proponas, ke ni aperigu «pli varian materialon, tuŝantan pli vastan temaron». Ŝajnas, do, ke almenaŭ unu leganto efektive sentas la necesон malfermi SkE al pli ĝeneralaj demandoj.
Li poste komentas, ke tro da pecoj en SkE «havas nur efemeran, anekdotan karakteron, kaj oni vane serĉas seriozajn, detale dokumentitajn artikolojn kaj raportojn». Laŭ mia opinio, Golden preteratentas la
[BILDO p.9] Desegnaĵo: viro kun barbo kaj lipharoj tenas per la manoj longan, maldikan objekton (ŝajne fluton aŭ pinglon) horizontale antaŭ sia vizaĝo, kaj rigardas laŭ ĝia longo, kvazaŭ mezurante aŭ celante.
distingon inter scienca studo kaj ĵurnalisma artikolo. Ambaŭ specoj de verko estas utilaj kaj havas sian apartan funkcion, sed ne havas sencon kritiki unu, ĉar ĝi ne estas la alia. Kompreneble, en faka periodaĵo necesas klarigi ĉiujn detalojn, aldoni piednotojn, bibliografion ktp. SkE tamen ne celas esti tia eldonaĵo. Ideale, ni deziras aperigi artikolojn kiuj estas pensovekaj sed samtempe koncizaj kaj plaĉe legeblaj.
- 9 –
— pàgina 10 —
La fadeno, kiu kunligas la komentojn de Golden, estas lia profunda respekto al la aŭtoritato. Li kritikas la mankon de «objektivaj sociologiaj donitaĵoj» en la artikolo de Corsetti pri italaj kamparaninoj. Por li la «objektivaj» komentoj de sociologo valoras pli ol la personaj spertoj de homo, kiu efektive vivis en tiu socio. Certe estas vere, ke eksterulo foje povas taksi situacion pli klare ol tiuj, kiuj mem travivas ĝin. Sed sciencisto povas doni nur parton de la bildo. Ciferoj kaj piednotoj ne povas redoni la homajn sentojn.
Lia respekto al la aŭtoritato montriĝas ankaŭ en lia aserto, ke oni ne rajtas modifi la enhavon de infanaj fabeloj. Legante lian proteston, oni ricevas mensan bildon pri gepatro, kiu sidas apud la lito de sia infano zorge kontrolante siajn vortojn laŭ peza volumo de la fratoj Grimm. Sed male, gepatroj kutime rakontas laŭmemore, kaj certe ĉiuj aldonas aŭ ŝanĝetas difinitajn detalojn. Sendube, tiuj nekonsciaj ŝanĝetoj iom post iom spegulas la malrapide ŝanĝiĝantajn sociajn valorojn.
Golden diras, ke tiuj fabeloj estas komuna proprajo de pluraj gentoj, sed certe ĉiu kulturo rerakontas ilin laŭ siaj propraj kondiĉoj. En Britujo, ekzemple, la tri ursoj manĝas avenkaĉon, sed en Italujo, kie tiu manĝaĵo estas nekonata, ili manĝas buljonon. La tria el la tri porkidoj konstruas
[BILDO p.10] Desegnaĵo: sidanta urseto (Winnie-la-Pu-stila) kun malplena taso apud si; supre, manskribite: «SED URSOJ NE ŜATAS BULJONON!»
sian domon el brikoj laŭ la angla versio; laŭ la itala, li konstruas ĝin el ŝtonoj. Mi intence mencias nur transkulturajn variaĵojn, sed inter anglalingvaj presitaj tekstoj troviĝas eĉ pli grandaj diferencoj. Kompare kun tiuj, la ŝanĝoj, kiujn mi proponis, estas nekonsiderindaj.
Rilate al la klasikaj mitoj, Shakespeare ktp, Golden tuŝas interesan demandon. Tamen ĝi estas ekster la temo de mia artikolo, kiu okupiĝis nur pri fabeloj.
Nadiro: (fig.) la plej malalta punkto.
- 10 –
— pàgina 11 —
HELPU! MI ESTAS KAPTITA EN GLUPOTO!
En antaŭa numero mi agnoskis la fakton, ke SkE nun fariĝis malregula, kaj petis vin, la legantojn, esti paciencaj, se ĝi ne plu sukcesas resti ĉe sia antaŭa tri-monata ritmo.
Tamen, mi suspektas, ke estas ĝuste tiu malreguleco, pli ol ia manko en ĝia enhavo, kiu kaŭzas malrapidan falon en la nombro da abonantoj.
Bedaŭrinde, estas tute ekster mia kapablo aperigi ĝin pli ofte. Mi foje havas la senton, ke mi baraktas en glupoto, kiam ekzemple la tekstoj bezonas nur lastan reviziadon antaŭ ol mi sendos ilin al Dermod Quirke por kompostado, sed mi dum tagoj ne povas okupiĝi pri ili pro unu aŭ alia okazajo.
Aldone al ĉio estas la malrapideco de la poŝto. Mesaĝisto sur ĉevalo – aŭ eble kun bovoĉaro – certe sukcesus alvenigi mian pergamenon pli rapide al la velŝipo, kiu portus ĝin al Britujo en nur du semajnoj, anstataŭ la ses nun bezonataj de la aerpoŝta servo.
Do mi povas nur repeti vin esti indulgaj pro la neevitebla malreguleco de ĉi tiu revuo. Samtempe mi volas inviti vin al pli aktiva kunlaborado. Vi rimarkos, ke multaj el la artikoloj en ĉi tiu numero estas verkitaj de la sama persono (kio certe ludas rolon en ĝia malofteco, ĉar verki artikolojn postulas multe pli da tempo ol redakti ilin!) Do skribu al SkE. Ne necesas verki plenan artikolon: respondu al tio, kion vi legis ĉi tie, komentu, reagu… Pluraj eroj en ĉi tiu numero efektive postulas tion. Sed krome, anoncu ĝin en via Esperanto-grupo, al viaj lernantoj, en via nacia Esperanto-revuo. Mi volonte sendos senpagajn provekzemplerojn.
ab
[BILDO p.11] Desegnaĵo: poto aŭ ladskatolo el kiu elstaras nur kapo kun haroj kaj unu levita brako kun malfermita mano — persono kaptita en glupoto.
- 11 –
— pàgina 12 —
Antaŭen kaj…
VIRINOJ EN GDR
Ĉirkaŭ 90% de ĉiuj laborkapablaj junulinoj kaj virinoj en GDR utiligas sian juran rajton je laboro, kaj do aŭ profesie laboras aŭ prepariĝas per profesia trejnado.
Pli ol 80% de ĉiuj virinoj akiris profesian diplomon. Triono de la gvidaj funkcioj en la ekonomio estas okupataj de virinoj.
38,4% de la elektitaj popolaj deputitoj, 52,1% de la juĝistoj kaj 29,3% de la urbestroj en GDR estas virinoj.
[BILDO p.12] Diagramo: tri kolumnoj parte plenigitaj, kun la procentoj 24,8% (1958), 30,6% (1970) kaj 32,4% (1982). Sub ĝi la klarigo: Virinoj en la popola parlamento (Popola Ĉambro).
[BILDO p.12] Dua diagramo: tri kolumnoj kun 8,5% (1959), 18,1% (1970) kaj 28% (1983). Sub ĝi la klarigo: Virinoj kiel urbestroj.
Sed ankoraŭ la kondiĉoj, sub kiuj virinoj plenumas la profesian kaj la dommastruman laborojn, ne estas samaj kiel ĉe viroj.
ALPISAS LI KONTRAŬ LA MUR’
Se vi konas la feminisman Esperanto-kasedon Per nia nura vol’, vi rekonos la supran verson el la kanto «La viroj». Kaj kiam temas pri pisado, ni virinoj devas agnoski, ke viroj ja havas avantaĝon, precipe kiam ni devas uzi malpuran publikan necesejon.
Usona entreprenistino, Lore Harp, nun decidis forigi tiun lastan diferencon per la invento de papera funelo, kiu ebligas al virinoj pisi starante. La interna tavolo de la funelo estas farita el akvoimuna papero, kaj la ekstera ebligas, ke ĝi tuj solviĝos kiam oni forĵetos ĝin en la necesejon. La funelo havas laŭmode francan nomon: Le Funelle.
Merkataj esploroj, faritaj de Harp mem kaj ankaŭ de ekstera firmao, montras, ke virinoj efektive volonte aĉetus ĝin. Ĝi utilas ne nur en publikaj necesejoj sed ankaŭ por inaj tendumantoj, skiantoj, maristoj ktp. La celo estas, ke ĝi estu vendata per maŝinoj en publikaj necesejoj, kaj ankaŭ en supervendejoj, apotekoj kaj vendejoj de ekipaĵoj por vojaĝado.
ZAMBIO DEVAS ATENTI SIAJN VIRINOJN
Pro siaj grandaj rezervoj de kupro, Zambio estis sufiĉe riĉa por importi siajn manĝaĵojn ĝis 1982, kiam subite okazis drasta falo en la prezo de kupro. Nun la rapide kreskanta loĝantaro devas
- 12 –
— pàgina 13 —
lerni kiel mem produkti siajn manĝaĵojn.
Kiam okazis la krizo, preskaŭ ĉiuj restantaj terkultivistoj en Zambio estis virinoj. Ili ankoraŭ uzis tradiciajn metodojn kaj semis plantojn, kiuj estas bone adaptiĝintaj al la lokaj kondiĉoj.
La viroj plejparte laboras en la kuprominejoj kaj en la urboj. Tiuj viroj, kiuj ankoraŭ okupiĝas pri agrikulturo, kutime kreskigas vendeblajn rikoltojn, el kiuj la plej populara estas maizo. Eksterlandaj konsilantoj kuraĝigas ĝian kultivadon kaj ignoras la virinajn kultivistojn, kiuj ne produktas rikoltojn por vendado. Tial la agrikulturaj konsilantoj sendataj de la registaro ne vizitas virinajn kultivistojn kaj ne povas doni utilajn konsilojn, ĉar ilia trejnado preteratentis la tradiciajn kultivaĵojn. Ili ne konsideras, ke la virinoj estas «veraj» kultivistoj.
[BILDO p.13] Desegnaĵo de afrika virino en desegnita robo, kun bebo portata sur la dorso per tuko kaj kun ilo (hakileto aŭ sitelo) en la mano. Subskribo de la desegnisto: ASW.
La speco de maizo (S52), kiu lastatempe estis enkondukita en Zambion, estas malpli rezistema ol la tradicia variaĵo. La tradicia agrikulturo de la virinoj, aliflanke, pli bone adaptiĝas al diversaj veteroj kaj kondiĉoj. Ĉar ili semas plurajn malsamajn kultivaĵojn, anstataŭ koncentriĝi je nur unu speco, ili certigas, ke almenaŭ kelkaj travivos, se la kondiĉoj estos malbonaj.
Nun kiam Zambio ne plu povas dependi de siaj rezervoj de kupro, ĝi ne plu devas malŝpari la sciojn de siaj kultivistinoj. Iliaj teknikoj de kultivado povus esti la sola maniero laŭ kiu la tero povos produkti sufiĉe por subteni siajn kultivistojn.
OVOBLANKOJ HELPAS NEFEKUNDAJN PAROJN
Por paroj, kiuj malfacile sukcesas koncipi, povus esti tre simpla solvo: ovoblankoj.
Usona ginekologo, d-ro Andrew [andru] Toledo, kiu specialiĝas pri la problemo de nefekundeco, raportas, ke pluraj paroj sukcesis koncipi, post kiam ili anstataŭigis sian kutiman vaginan lubrikaĵon per ovoblankoj.
Kontraste al aliaj lubrikaĵoj, ovoblankoj neniel malhelpas la agadon de la spermoj. Male, ĉar ili estas faritaj el pura proteino, kiel la spermoj mem, ili eĉ helpas ilin «naĝi» al la celo.
La uzo de ovoblankoj portas evidentajn avantaĝojn: ili ne kaŭzas negativajn flankefikojn, ili estas naturaj, malmultekostaj, kaj facile haveblaj kaj enmeteblaj.
Informojn provizis: Veronikin’ Somero, GDR; Ms., dec. 86; Development Forum, sep. 87.
[BILDO p.13] Kadro kun la vorto «…malantaŭen» presita per grasaj rondaj literoj.
- 13 –
— pàgina 14 —
La unua interlingvisto estis virino
[BILDO p.14] La titolo staras en nigra horizontala strio, kun blankaj literoj kaj kun ornamaj makuloj ambaŭflanke de la teksto.
Kiam oni eklernas Esperanton, oni kutime samtempe ekscias pri pli fruaj provoj krei internacian lingvon. Oni aŭdas, ekzemple, pri la filozofo Leibniz [lajbnic] kaj la edukisto Comenius [komenjus], kiuj en la 17a jarcento interesiĝis pri skemoj krei «universalan lingvon».
Kutime oni ne aŭdas, tamen, ke unu el la plej fruaj provoj krei artefaritan lingvon estis farita de virino, kvin cent jarojn antaŭe. En la 12a jarcento, Hildegard el Bingen, abatino de la monaĥinejo de Rupertsberg, verkis lingvon kun la nomo Ignota Lingua.
Hildegard naskiĝis en 1098 en la nuna Bavarujo, de nobela familio. Kiam ŝi estis ok-jara, ŝi eniris la monaĥinejon de Sankta Disibodenberg. Tie ŝi ricevis bonan edukon de la abatino, kiu mem estis rimarkinda virino, Jutta el Sponheim [ŝponhajm]. Necesas aldoni, ke grava funkcio de la monaĥinejoj en tiu tempo estis eduki la filinojn de nobelaj familioj. Hildegard studis ankaŭ muzikon, kaj, cetere, ŝi poste mem komponis verkojn, el kiuj kelkaj ankoraŭ travivas.
Kiam Jutta mortis, en 1136, Hildegard mem fariĝis abatino. Ŝi ne pasigis sian tutan tempon en la monaĥinejo, sed ankaŭ vojaĝis en la regiono de la nuna Germanujo. Ŝi akiris sciojn ne nur pri religiaj temoj, sed ankaŭ pri politikaj kaj civilaj aferoj. Pri tiuj demandoj ŝi korespondis kun papoj kaj geregoj. Ili respektoplene aŭskultis ŝiajn opiniojn, kiujn, laŭ ŝi, ŝi akiris en vizioj.
Kiam ŝi decidis fondi la monaĥinejon de Rupertsberg, apud Bingen, ŝi diris, ke la preciza loko estis indikita al ŝi de la Virgulino kaj la anĝeloj per vizio. En tiu situacio, la papo kaj la imperiestro malfacile estus povintaj nei al ŝi la necesajn apogon kaj financan helpon.
Rilate al ŝiaj vizioj, necesas aldoni, ke mistikismo estis respektata religia filozofio en la mezepoko. Hildegard estis nur unu el serio da estimindaj inaj viziistoj, el kiuj la plej fama estis Jeanne [ĵan] el Arc [ark]. Kompreneble, en tiu epoko, neniu estus aŭskultinta la opinion de nura
- 14 –
— pàgina 15 —
[REKLAMO p.15] Enkadrigita anonco:
SEMINARIO POR VIRINOJ
La Komisiono pri Virina Agado de UEA, gvidata de Elsbeth Bormann, planas seminarion por virinoj en Kalmar en suda Svedujo. La detaloj kiuj aperas malsupre (inkluzive de la dato) estas provizoraj, sed definitivaj informoj estas haveblaj de Elsbeth Bormann, Schärstr. 26, D-2050 Hamburg 80, FR Germanujo.
NI HOMOJ SURVOJE AL UNUECA MONDO Aprilo 1988
La programo konsistas el:
Diskutrondoj
- Kiel landoj kunfandiĝas al unueco.
- Lingvoj: plureco kaj unueco.
- Naturprotektado: la granda unueca tasko.
- Ĉu seksa egaleco premisas unuecan homon?
Kursoj
- Rapida kurso de la Internacia Lingvo.
- La arto paroli antaŭ publiko.
- Desegni kaj teksi kiel la vikingoj.
virino, precipe pri intelektaj aŭ politikaj aferoj. Eble tiuj virinoj subkonscie konstatis, ke iliaj ideoj estos pli atentataj, se ili prezentiĝos en la formo de sanktaj vizioj.
La monaĥinejo iĝis grava centro de la spirita kaj intelekta vivo. La monaĥinoj okupiĝis pri kopiado kaj ilustrado de manuskriptoj, pri fizikaj kaj artaj laboroj, kiel ekzemple brodado de vestoj por uzo en religiaj ceremonioj. Bedaŭrinde, la plej granda parto de iliaj produktaĵoj intertempe perdiĝis.
Hildegard verkis pri vasta gamo de temoj: pri naturaj sciencoj, medicino, farmakologio, lingvistiko kaj teologio. Ŝiaj verkoj estis legataj dum du jarcentoj, precipe trivoluma verko pri ŝiaj vizioj, kiun ŝi produktis inter 1141 kaj 1173.
- 15 –
— pàgina 16 —
[BILDO p.16] Mezepoka gravuraĵo: monaĥino kun kapotuko staras antaŭ leganta pupitro, sur kiu kuŝas malfermita libro; ŝi tenas objekton en la manoj. Ĉirkaŭ ŝi videblas breto kun libroj, fenestro kaj tabureto.
Kelkaj el ŝiaj ideoj pri medicino kaj natura scienco estis tre originalaj por la epoko. Interalie, ŝi opiniis, ke la tero turniĝas ĉirkaŭ la mondo, ke la «fiksitaj» steloj moviĝas, kaj ke la sango cirkulas en la organismo.
El ŝia vasta verkaro, tiu kiu interesas esperantistojn estas ŝia skemo pri Ignota Lingua. Tio praktike konsistis el listo de 900 vortoj pri la homa vivo kaj la naturo, kun la signifo aldonita en la germana aŭ la latina. Jen kelkaj ekzemploj: Aigouz = «Dio», diveliz = «diablo», iminois = «homo», isparriz = «spirito», vaniz = «virino», luzeica = «lumo», crizia = «preĝejo», grusimibuz = «ĉerizo», muzimibuz = «nukso», gimeldia = «pinarbo», wagiziaz = «saliko», graxia = «violo».
Oni rimarkas, ke la vortoj generale baziĝas sur la germana aŭ la latina. Aliaj ekzemploj uzas ankaŭ hebreajn aŭ helenajn radikojn, dum aliaj estas simple inventitaj. La singularo plejparte finiĝas per -z. Cetere, apud la vortlisto troviĝis ankaŭ propono pri alfabeto «ignoto».
Kial Hildegard verkis ĉi tiun skemon? Pluraj komentistoj proponis diversajn klarigojn, sed generale ŝajnas, ke multaj homoj kun intereso pri lingvoj iam en sia vivo mem faras la provon inventi. La lingvo neniam estis praktike uzata, krom la fakto, ke kelkaj frazoj aperas en himnoj kiel rita frazo por esprimi ĝojon.
Hildegard mortis en la jaro 1178, je la aĝo de 81 jaroj, kio estis tre konsiderinda en tiu tempo. Pro ŝia originaleco, ŝia klereco, ŝia politika influo kaj ŝia grava kontribuo al la scienco de sia epoko, ŝia nomo certe devus esti konata al ĉiuj feministoj.
ab
- 16 –
— pàgina 17 —
MILITA MEMORO
Lorena Armaroli, Italujo
Petite kontribui al SkE artikolon pri siaj spertoj en okupaciata Italujo dum la jaroj de la Dua Mondmilito, Lorena Armaroli priskribas la jenan veran epizodon. Ŝian kontribuaĵon afable tradukis Michela Lipari. Pro spacaj kialoj, la artikolo estas iom mallongigita.
Somero, 1944. La sirenoj ŝiras la aeron kaj kaŝas la obtuzan sonon de la bombaviadiloj, kiuj jam superflugas la urbon en kompaktaj formacioj. Iom poste aŭdiĝas la unuaj muĝoj; la bomboj plenumas sian detruan taskon sur pontoj, stratoj kaj domoj.
Estas preferinde ne cedi al la tento ŝirmi sin en rifuĝo-kelo en la urbo. Saltinte sur la biciklon, mi direktiĝas al la ĉirkaŭurbo. Mi atingas la kamparon kaj dum iom da tempo sentas min trankvila, for de la danĝero. Mi pedalas pli malrapide kaj fine havas la tempon por gratuli min ĉar mi saviĝis el tiu infero.
Abrupte per malalta flugo, preskaŭ tuŝante la poplajn foliojn, aperas du malgrandaj aviadiloj: la famaj «Pippo» kiuj iĝis danĝeraj eĉ la kamparajn vojetojn dum la lastaj du jaroj de la milito. Mitralpafadoj inundas la vojon kaj trafas ne nur militveturilojn de la okupacianta armeo, sed ankaŭ la civilulojn kiuj serĉas rifuĝon ekster la loĝkvartaloj. Instinkte mi ĵetas min en fosaĵon kaj klopodas malproksimiĝi de la vojo. La pafado daŭras nur kelkajn sekundojn, sed postlasas mortintojn, vunditojn kaj korŝirajn kriojn.
Kun aliaj travivintoj mi helpas porti la vunditojn al proksima kampara domo, kie la viroj strebas prizorgi ilin. Maljunulo, trempita de sango, ĝemas pene. Dum mi klopodas lin levi per la ŝultroj, Don Callisto, la tiea paroĥestro, kiu estas ĉiam aktiva dum tiuj malfacilaj jaroj, diras al mi, ke mi lasu la viron; por li nenio plu fareblas. Lia kruro estas fortranĉita de la korpo kaj ne estas ebleco pri taŭga kuracado. Don Callisto restos kun li dum mi hastas aliloken.
Fine la sireno anoncas la alarmofinon. Mi direktiĝas al la vojo, por rekapti
— pàgina 18 —
mian biciklon. Ĝia bela kolora reto, kiu protektas la jupon de la radiojde la rado, interplektiĝis kun la pedalo de alia biciklo. Estas sufiĉe malfacile liberigi ĝin sen difekti ion, kaj mi akceptas volonte la helpon proponatan de juna viro kiu staras apude. Li ŝajnas tre koncernata de la problemo. Diable, li portas grizan kompleton kaj ne havas uniformon: junulo en civilaj vestoj, rara produkto, pro la tempoj!
La interparolado komenciĝas kaj pludaŭras flue: ĝi malproksimiĝas de la nuna okazaĵo por atingi pli gajajn temojn. Lia interesiĝo pri mi iom surprizas min. Mi sentas min nepreta, mi ne scias kiel reagi al la amindumado de pli aĝa junulo. Mia sperto limiĝas al okulumadoj kaj biletetoj de lernejaj kamaradoj kaj, ĉiukaze, de samaĝuloj.
Kia honto! mia robo estas preskaŭ ĉifono; miaj ŝuoj, eĉ, konsistas el strioj de ŝnuroj por pakado, plektitaj kaj noditaj ĉe la maleoloj, kaj najlitaj al lignaj kojnoj. Tamen la biciklo estas bela! Ĝuste la antaŭan tagon mi pacience briligis la radiojn, la radcirklojn kaj la tenilojn. La malbonkvalita millittempa materialo postulas multe da zorgoj por bele aspekti, sed mi scias kiel atingi brilan rezulton, tamen je kostoj de la ungoj, kiuj, je la fino, aspektas malgaje nigriĝintaj. Kaj tiu detalo denove ĝenas min, kiam ni alvenas al oficiala sinprezento: «Giovanni» [ĝovanni], «Lorena», «Mi ĝojas renkonti vin».
Li petas rendevuon. Momenton mi pripensas. Se mi akceptos tuj, li povus opinii, ke mi estas junulino, ni diru, iom malserioza. Kaj malakcepti? Sed ĉu eblas forĵeti tian okazon? Mi decidas, ke dek tagoj sufiĉos, kaj ni arangas renkontiĝi post precize dek tagoj, en la sama loko kie ni disiĝas.
Mi rapidas hejmen; mi estas ekscitita; li estas plenkreska, temas pri serioza afero: li havas preskaŭ kvin jarojn pli ol mi! Mia amikino estas pli aĝa kaj povas doni al mi konsilojn.
Antaŭ ĉio necesas pensi pri vesto. Ni ekzamenas la malmultajn eblecojn kaj altiras nian atenton la kurtenoj de la dormoĉambro, kie ni kune loĝas dum tiuj malfacilaj jaroj. Kudristino en la proksima urbeto certigas nin pri ilia transformiĝo en veston. La malnovaj eluzitaj ĉemizoj de mia patro utilos kiel subjupo, la brodaĵoj de la kusenujoj de mia avino donos iom da eleganteco al la orlo. Denove la ĉefa problemo estas la ŝuoj. Ne aĉeteblas tiel multekosta varo kaj la Naturo donacis al mi kiel piedojn du grandaĵojn: 41 laŭmezure. Fine ni solvas la problemon per lignaj kojnoj kaj malnova felta ĉapelo de mia patro, por roli kiel la supra parto. La rezulto estas sufiĉe kontentiga.
— pàgina 19 —
Intertempe laŭ sugesto de mia amikino, mi klopodas zorgi pri mia korpo. Mi estas atenta ne malpurigi la ungojn, ĉiutage brosadas la abundajn harojn, kiuj atingas miajn ŝultrojn.
Kaj jen la deka tago! Mi banas min per akvo varmigita de suno, frotas min per sapo intencita por lavaĵoj, kaj surmetas la «novan» veston. La bildo kiun resendas al mi la spegulo estas, kiel tuto, agrabla: la robo estas mirige freŝa kaj malpeza, la ŝuoj iom pezaj kaj malhelaj, sed ne necesas mencii la troan varmon ĉe la piedoj.
Mi foriras feliĉa. Ni ambaŭ estas tre akurataj. Mi proponas senhezite mian manon por saluti lin. Li devos rimarki ke miaj ungoj estas zorgitaj. Ni direktiĝas al la monteto. Ni ne povas multe interparoli, ĉar ne eblas bicikli flankoĉeflanke. La vojo estas aĉa kaj necesas lasi spacon por la armeaj veturiloj. Mi ne kapablas decidiĝi akcepti la inviton de Giovanni halti, do ni pedalas ankoraŭ plurajn kilometrojn, ĝis interrompo de la strato devigas min halti.
Ni eniras trinkejon por eviti la sunon. Oni proponas al ni du botelojn da akvumita vino, kiu anstataŭas la trinkaĵojn, en tiu epoko ne haveblajn. Ni ĝuas ilian malvarmecon kaj priparolas diversajn temojn. La gastejestro partoprenas la babiladon kaj ĉio antaŭeniras bone. Giovanni, tamen, gajnante centimetron post centimetro, glitas sur la benko kaj alproksimiĝas ĉiam pli. Li profitas de la momentoj kiam la gastejestro interesiĝas pri aliaj gastoj por lanĉi siajn rigardojn, kiujn mi ŝajnigas ne rimarki. Klopodante teni la distancon, ankaŭ mi glitas dekstren, ĝis mi atingas la benkofinon kaj devas halti. Mi opinias, ke estas tempo proponi, ke ni reiru hejmen, kiam Giovanni aŭdace kisas min laŭte survange. Tio estas tro!
Mi leviĝas kaj foriras decidmiene sen atendi eĉ momenton, biciklante rapide al la urbo. Kontrolbarilo devigas min halti. Ankaŭ Giovanni estas en la grupo de la haltigitoj. Ni estas dividitaj en du grupojn por la kontrolado: la inoj unuflanke, la viroj aliflanke. Kiam ni estas liberigitaj, en malsamaj momentoj, ni ne plu havas la eblecon revidi nin.
La tagoj pasas sed estas eĉ ne spuro de Giovanni. Fine ankaŭ la memoro pri li forviŝiĝas.
Venas la monatoj tuj post la fino de la milito. Komenciĝas granda agado pro la referendumo per kiu la itala popolo decidos, ĉu ĝi deziras respublikon aŭ monarĥion. Placo Maggiore [maĝore] estas la centro kie la du partioj okazigas publikajn kunvenojn; nenombreblaj homamasoj
— pàgina 20 —
kolektiĝas en tiu loko de dialektikaj debatoj. Ĉeestas multaj gejunuloj, kiuj subtenas ambaŭ vidpunktojn.
Subite estas krio: «Lorena!» Apude estas Giovanni. Ni ĝojas pro la renkonto. Ni ambaŭ sukcesis travivi la militon. Estas ĥaosa interĵeto de demandoj kaj respondoj. Ĉiu volas plenigi la unujaran vakuon. Giovanni aludas al kaptiteco, sekve de tiu kontrolhaltigo.
De la balkono de la ĉefa konstruaĵo en la placo, la parolanto krias: «For la reĝan familion!» La plej granda parto de la ĉeestantoj aplaŭdas kaj mi kun ili. Giovanni silentas. Li denove estas studento pri juro, kaj kiel lia tuta familio, li inklinas al la monarĥio.
Ni troviĝas ĉe kontraŭaj flankoj kaj ne sufiĉas la paliĝinta memoro de unu somera tago por ke ni rerenkontiĝu.
[BILDO p.20] Nigra horizontala strio kiel kaptitolo, kun la teksto en blankaj majuskloj sur ĝi.
VIRINOJ EN SCIENCO
Virinaj sciencistoj produktas malpli da eldonitaj artikoloj ol siaj viraj kolegoj, sed edzineco kaj familiaj devoj ne povas klarigi la diferencon. Edziniĝintaj virinoj kun infanoj eldonas same multe kiel siaj fraŭlinaj kolegoj.
Studoj montras, ke virinaj sciencistoj eldonas malpli da artikoloj ol viroj en la samaj kampoj. Unu ofta klarigo estas, ke virinoj donas malpli da tempo al siaj esploroj pro familiaj devoj. Kvankam ĝi ne estas pruvita, tiu opinio en multaj kazoj influas la karieron de sciencistinoj.
En la februara numero de la revuo Scientific American («Scienca usonano») aperis esploro pri tiu demando kun la titolo «Marriage, Motherhood and Research Performance in Science» (Edzineco, patrineco kaj sukceso en scienca esplorado) de Jonathan R. Cole kaj Harriet Zuckerman. La artikolo estis sendita al SkE de Judith Junger.
La verkintoj decidis detale esplori la efikon sur virinaj sciencistoj de iliaj familiaj respondecoj. Ili intervjuis 120 sciencistojn, el kiuj 73 estis virinoj kaj 47 estis viroj. Ili zorge dividis la studatojn laŭ sekso, nombro da jaroj en sia profesio, kampo, kaj grado de eminenteco. (Evidente la lasta detalo estas malfacile mezurebla, sed ili konsideris, ekzemple, ĉu la studato estas
— pàgina 21 —
GRAFIKAĴO 1.
[BILDO p.21] Grafikaĵo kun horizontala akso de 1930 ĝis 1980 kaj vertikala akso «NOMBRO DA ELDONAĴOJ» de 0 ĝis 18. Klarigo: rondo = EDZINIĜO, kruco = NASKO, rombo = DOKTORIĜO. Zigzaga nigra linio de ĉirkaŭ 1958 ĝis 1981, kun pli pala glata linio montranta la tendencon, kiu kreskas de ĉirkaŭ 2 ĝis pli ol 10. La tri simboloj situas apud 1958-1963.
Ĉi tiu grafikaĵo montras la historion de eminenta sciencistino (naskiĝjaro: 1930), edziniĝinta, kun kvar infanoj. Oni vidas, ke edzineco kaj naskoj ne havis longdaŭran negativan efikon sur ŝia produktemo. La zigzaga nigra linio montras, kiom da eldonitaj artikoloj ŝi verkis en ĉiu jaro; la pli pala linio montras la ĝeneralan tendencon.
membro de la plej rekonataj sciencaj akademioj, ĉu ŝi/li estas profesoro en unu el la plej alte taksataj fakoj en sia kampo, ĉu ŝi/li ricevis subtenon de difinitaj fondaĵoj ktp.) [manskribita noto: 1º/23]
Precipe la pli aĝaj sciencistoj ofte renkontis la opinion, ke edzino kaj patrino ne povas esti samtempe sukcesa sciencisto. Eĉ ili mem kredis tion. 70-jara biologino memoris, ke la estrino de ŝia laboratorio estis ŝokita, kiam ŝi edziniĝis, kaj malpermesis al ŝi plulabori en la laboratorio. Laŭ la estrino, ŝi perfidis virinojn.
Kvankam sociaj sintenoj ŝanĝiĝis, eĉ nun junaj sciencistinoj ankoraŭ ofte renkontas la opinion, ke graveda virino ne povas esti serioza sciencisto. Kiam la homoj en estraj pozicioj agas laŭ tiu supozo, ili serioze limigas la eblecojn je promociado de edziniĝintaj virinoj.
- 21 –
— pàgina 22 —
Grafikaĵo 2 montras, ke la plejmulto da sciencistoj eldonas malpli da artikoloj en la fruaj jaroj de sia kariero. La supra grafikaĵo montras la eldonritmon de eminenta biologistino (naskiĝjaro: 1921), kiu neniam edziniĝis. La ĝenerala tendenco estas simila al tiu de virinoj, kiuj edziniĝas kaj naskas. La malsupra grafikaĵo montras la eldonritmon de eminenta vira ĥemiisto (naskiĝjaro: 1930). Ankaŭ li eldonis malpli kiam liaj infanoj estis junaj, kvankam li havis malmultajn hejmajn respondecojn.
Sed ĉu edziniĝintaj sciencistinoj efektive laboras malpli efike ol fraŭlinoj? Ĉu tiuj kun infanoj produktas malpli da sciencaj studoj ol tiuj sen infanoj? Ĉu la nombro de infanoj influas la esplorlaborojn de la patrino?
La detala esploro priskribita en Scientific American montras, ke tiuj faktoroj tute ne influas la efikecon de sciencistino. Tiu konkludo surprizas, sed samtempe subtenas la rezultojn de pli fruaj studoj. (La verkintoj mezuris efikecon per la nombro da eldonitaj sciencaj artikoloj, kiujn la studatoj produktis. Evidente, tio estas nur unu el la eblaj kriterioj, sed estas proksima rilato inter ĝi kaj, ekzemple, la maniero laŭ kiu tiu homo estas taksata de aliaj sciencistoj.) [manskribita noto: 1º/24]
En la grupo de «eminentaj» sciencistinoj, edziniĝintoj eĉ produktis mezume iom pli da eldonitaj artikoloj ĉiujare kompare kun siaj fraŭlinaj kolegoj: 3,0 kompare kun 2,2. Inter la edzinoj, tiuj kun infanoj produktis mezume 2,9 artikolojn jare, dum tiuj sen infanoj produktis 3,3. Dum la du tri-jaraj periodoj antaŭ kaj post la nasko de la unua infano, la produktokvanto ne falis, kiel oni eble supozus, sed altiĝis de 1,5 al 2,7. La nombro de infanoj tute ne influis la eldonritmon. La grafikaĵo 1 montras la tipan eldonritmon de edziniĝinta sciencistino kun infanoj.
Tio ne signifas, ke sciencistinoj ne donas tempon al siaj familioj. Ili agnoskas, ke infanoj postulas multe da tempo. Tio, kio malaperas, estas aliaj interesoj: legado, vizitoj al kinejo, rilatoj kun geamikoj ktp. Krome, ili multe okupiĝas, almenaŭ mense, pri sia esplorlaboro dum ili estas hejme; fakte, multaj el ili raportis, ke ili pli facile povas forgesi pri siaj infanoj dum ili laboras, ol forgesi pri siaj studoj dum ili estas hejme.
Grava faktoro por multaj sciencistinoj estas la fakto, ke ankaŭ la edzo estas sciencisto. Do ili ofte diskutas sian laboron hejme, kaj krome la edzo komprenas kaj akceptas ilian dediĉon al siaj esploroj. Sciencistinoj kun sciencista edzo produktas mezume 40% pli da artikoloj ol tiuj, kies edzo havas alian profesion. [manskribita noto: 3/5]
- 22 –
— pàgina 23 —
GRAFIKAĴO 2.
[BILDO p.23] Du grafikaĵoj unu super la alia, ambaŭ kun horizontala akso de 1930 ĝis 1980 kaj vertikala akso «NOMBRO DA ELDONAĴOJ» de 0 ĝis 18. En la supra grafikaĵo la klarigo listigas EDZIĜO, NASKO, DOKTORIĜO; ĝia zigzaga linio komenciĝas ĉirkaŭ 1942 kaj kreskas ĝis pinto de ĉirkaŭ 12 apud 1978; unu rombo (doktoriĝo) staras apud 1946. En la malsupra grafikaĵo la linio komenciĝas ĉirkaŭ 1953 kaj atingas pintojn de ĉirkaŭ 13-14 inter 1970 kaj 1980; rondo (edziĝo) apud 1956, kruco (nasko) apud 1962 kaj rombo (doktoriĝo) sub la akso apud 1961.
- 23 –
— pàgina 24 —
Fakte, preskaŭ ĉiuj sciencistoj, ĉu viraj, ĉu inaj, ĉu geedziĝintaj, gepatriĝintaj aŭ ne, produktas relative malmulte da sciencaj artikoloj en la komenco de sia kariero, sed la kvanto kreskas laŭ aĝo. Tiu periodo de relative malalta produktado hazarde koincidas kun la periodo kiam la plejmulto ankaŭ geedziĝas kaj havas infanojn, kaj do oni komprenebleemas supozi ke la du faktoj estas ligitaj. Sed male, eĉ needziniĝintaj virinoj kaj viroj, kies edzino liberigas ilin en la hejma ŝarĝo, same eldonas malpli en la komenco de sia kariero. (Vidu la grafikaĵon 2.) Do ne estas rilato inter la hejma situacio kaj la profesia produktado.
Kial sciencistoj eldonas malpli da artikoloj en la komenco de sia kariero? Unu kialo estas, ke en la komenca fazo de esplorprojekto, la tempo estas dediĉata al la pli praktikaj aspektoj de la tasko; la verkado venas poste. Krome, junaj sciencistoj ĝenerale faras la tutan praktikan parton mem. Poste en sia kariero, ili ofte akceptas administrajn postenojn kaj superrigardas la laboron de tuta laboratorio. Do ili ludas rolon en pluraj projektoj samtempe kaj ilia nomo aperas sur pli granda nombro da eldonaĵoj.
Kvankam la plejmulto de la sciencistinoj mem opinias, ke ilia patrineco tute ne influis ilian laboron (tiel subtenante la rezultojn de la studo), tri el la 37 virinoj kun infanoj raportis, ke ĝi ja provizore malhelpis ilin. Unu biologistino diris, «… mi ne konstatis, ke oni povas esti tiom perturbata de siaj hormonoj … mi trovis, ke dum tuta jaro mia menso ne funkciis.» [manskribita noto: 3/5]
Edziniĝintaj sciencistinoj kun infanoj, do, povas resti aktivaj – sed ne senkoste. Ili devas forigi preskaŭ ĉiun intereson krom la laboro kaj la familio, precipe kiam iliaj infanoj estas malgrandaj. Kelkaj sciencistinoj konstatas, ke ili ne plu povas libere resti malfrue en la laboratorio; ili sentas sin «ekster la klubo» pro manko de tempo por neformalaj diskutoj kun kolegoj.
La artikolo do montras, ke edzineco kaj infanoj ne havas negativan influon sur la produktiveco de sciencistino, kvankam ili ja povas kaŭzi aliajn problemojn. Restas tamen unu demando. Mi citas la lastan alineon de la artikolo: «Kiel do oni povas klarigi la persistan malsamecon de eldonofteco inter viraj kaj inaj sciencistoj? Kial viroj produktas rimarkinde pli da eldonitaj artikoloj dum sia kariero ol virinoj el la komparebla fono? Edzineco kaj patrineco evidente ne klarigas la aferon. Ĝi restas enigmo, kiu postulas pli da kompara studado pri la esplorkarieroj de viraj kaj inaj sciencistoj.»
ab
- 24 –
Llegir en:
