Sennaciulo, núm. 143-163 (juny-novembre de 1927)

Els números 143 a 163 de Sennaciulo, el periòdic de SAT, transcrits sencers (20 números). Què és la revista, d’on ve el text i com s’ha fet: en la pàgina de la col·lecció.

Transcripció automàtica, no oficial: per a citar-ne res, compareu-ho amb l’escaneig de cada número. Si algú que en tinga els drets vol que la retirem, digueu-nos-ho i la retirem.

← Tram anterior · Tram següent →

Núm. 143, 25 de juny de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 41,4,53,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la kapo de la gazeto.

3-a Jaro. N-o 143 — APERAS SEMAJNE — 25. Junio 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

AZIO RIBELAS

Rilate Azion, aŭ, pli ĝuste, la proksiman kaj malproksiman Orienton, en eŭropa literaturo ekzistis ĝis nun du vidpunktoj. Unu el ili, pli malnovan kaj pli disvastigitan, kreis la legado de biblio, de «1001 noktoj» kaj la meditema rigardado de ĉinaj brodaĵoj sur silko kaj de desegnaĵoj sur porcelanaĵoj. Laŭ tiu ĉi vidpunkto, la Oriento estas pitoreska, brila, majesta, romantika, multkolora kaj en ĉio mala al Eŭropo. La proksima Oriento estas senfina vico da poetoj, da saĝuloj, ĉiuminute eldirantaj aforismojn, da malkontentaj eŭnukoj, da gajaj portistoj, kiuj ĉiam havas eblecon dum unu horo fariĝi ministroj. Plue, memkompreneble, la Oriento estas aro da belegaj, enamiĝemaj virinoj, ŝanĝemaj kiel mara ondo, — virinoj kun abisme senfundaj okuloj substrekitaj per cinabro…

La recenzistoj de tiu speco, kiun la filozofo Voltaire senrespekte nomis «Les excréments de la littérature» (fekaĵoj de literaturo), kritikonte libron pri Oriento, nepre atendis kaj esperis, ke la aŭtoro, de la unua paĝo de sia verko, transportos ilin en 1001 noktojn, en la malnovan testamenton, aŭ almenaŭ en fabelon de Andersen «La Najtingalo». La libro estis taksata nur laŭ pitoreskeco de ĝiaj koloroj. Tia estas la unua vidpunkto.

La alia vidpunkto estas mala. La Oriento, laŭ ĝi, estas malpura, malpoezia, neklera, malbela, mensogema, ĉifonvestita, — la Oriento estas grandega, abomena flikaĵo el maldelikata kamelteksaĵo, metita sur senkoloriĝintajn silkĉifonojn. Laŭ difino de Colridge, «la Oriento estas lando de sepdek du malbonodoroj».

La ambaŭ vidpunktoj konsideras la Orienton senmova, rigidiĝinta, tute malkapabla adopti la okcidentan kulturon. Kaj tial, ke la Oriento neniam povos ekposedi la okcidentan teknikon, ĉar ĝia orienta menso estas speciala — meditema, mistika, revema, — la sorto mem destinis, ke Eŭropo regu Azion.

La unua, kiu rompis ĉi teorion, estis Japanio. Post la mondmilito ĝin sekvis la proksima Oriento kaj Ĉinio. Videble, Ĉinio neniam estis «senmova», kiel oni kutime pensadis; aliel estus tute maleble klarigi la multjaran civitan militon, konatan laŭ nomo de «ribelo de tajningoj», dum kiu pereis preskaŭ 20 000 000 da homoj. Tiam unu parto de Ĉinio proklamis militon al alia. Nun, ekposedinte la okcidentan teknikon, Ĉinio proklamis militon kontraŭ Eŭropo kaj, speciale, kontraŭ Anglio. Pri tio parolas en sia libro la konata usona ĵurnalisto Upton Clous (pseŭdonimo de Joseph Washington Hall).

La titolo de la libro estas: «Ribelo de Azio, aŭ fino de regado de blankhaŭtuloj super la mondo». Ĝi estas bildo de ĉiniaj revoluciaj movadoj, bildo pentrita de homo simpatianta al la liberiĝaj tendencoj. Laŭ vortoj de l’ aŭtoro, la anglia imperialismo estas jam laŭmerite punita en malproksima Oriento. Tie ja ĉio estas bazita sur aŭtoritato. La aŭtoritato de Britio estis senlima. Sed nun ĝi… forvaporiĝis. Tio okazis, kiam la striko de kulioj kaj la bojkoto igis Gong-Kong’on subiĝi. La horo de morto por britia imperialismo sonis de malproksimorienta horloĝturo, kiam la ĉinia homamaso, sekvate de l’ kantona armeo, forprenis de angloj ilian koncesion en Hankeu kaj kiam Ĉang-Tso-Lin forkurigis la superan anglan ĉefinspektoron el pekina doganejo. La aŭtoro longe vivis en Ĉinio kaj intime konatiĝis kun la movado. Upton Clous asertas, ke tiu movado estas ne nur ribelo de Ĉinio kontraŭ eŭropa imperialismo, sed ĝi estu ĉefe likvido de la tuta malnova Oriento. La malnova ĉinia pacifismo ne havas plu lokon en la movado. La militisto ne estas plu pariao¹), sed popolheroo, defendanta la landon kontraŭ fremdlanda imperialismo. La nova Ĉinio nuligos ĉiujn maljustajn kontraktojn diktitajn de l’ eŭropa kapitalistaro, malebligos al ĝi kontroladon de la fontoj de ĉiniaj ŝtatenspezoj. La nova Ĉinio forlasos arĥaiĝintajn kutimojn, neos egale la religion de Konfucio kaj la kristanismon. Ĝis la lasta tempo la ĉinia socio baziĝis sur fideleco de individuo al sia mastro, al sia familio. Nun tiun fidelecon anstataŭis partia lojaleco.

Kiam la tiel nomata «kristana generalo» Feng perfidis sian estron Vu-Pej-Fu kaj rifuzis helpi al sia protektinto kaj bonfarinto, prezidanto Teao, — la malnova Ĉinio estis teruriĝita. Sed la junaj estroj, edukitaj eksterlande, diris: «Li estas prava. Se homo baras la vojon kaj malhelpas la movadon, oni devas forigi lin senkonsidere al liaj antaŭaj meritoj.»

En Ĉinio nun estas farataj kuraĝaj sociaj eksperimentoj kaj la penso intense laboras. Ĉiuj konvenaĵoj, ekzistintaj de la epoko de Konfucio, estas nun forigitaj. La junularo ekribelis kontraŭ kontrolo de gento pri individuo, kontraŭ patriarka familiordo. Estas nun ofte praktikataj la tiel nomataj «provaj geedziĝoj». La nova filozofio instruas estimi personon nur

¹) Homoj de la plej malalta klaso tiel nomataj malestime en Hindio. La vorto troviĝas en vortaro de la «Presa Societo». — N. de la Red.

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

depende de ĝia utileco al komuna afero. La junularo nun scipovas akceptiĝi per strikoj siajn dezirojn.

Resume el la libro de l’ usona ĵurnalisto oni konkludas, ke: 1. la ribelo de Azio kontraŭ Eŭropo sendube ĉesigos la diktatorecon de la blanka raso; 2. oni vokas nin al Oriento por pristudi ĝin, dum la Oriento mem forlasis ĉiujn siajn tradiciojn kaj fariĝas «okcidenteca», por liberiĝi el la eŭropa influo; 3. dum tiu procedo la Oriento similiĝas al Eŭropo, perdas siajn naciajn trajtojn kaj el naciisma movado rezultos nova paŝo al sennaciismo.

2043 laŭ artikolo de Dioneco.

★

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas unu el la 40 000 loĝantoj de la urbo Peterborough, kiu troviĝas 130 km. norde de Londono kaj kies ĉefindustrioj estas brikfarado kaj maŝinkonstruado.

Mi havas 26 jarojn kaj estante ankoraŭ fraŭlo, mi loĝas kun du aliaj fraŭlaj laboristoj ĉe iu militvidvino, kiu prizorgas niajn manĝojn ktp. La loĝejo estas 6-ĉambra brika domo, malantaŭ kiu troviĝas ĝardeno enhavanta florojn, legomojn, fruktarbetojn kaj kokinejon.

La vekhorloĝo ĉiumatene vekas min ĉirkaŭe la 6.15 h. kaj ellitiĝinte mi studas dum duonhoro kaj poste matenmanĝas. Je la 7.30 h. mi biciklas al la laborejo, kiu troviĝas ĉe l’ rando de l’ urbo je 1½ km. de la loĝejo. Tiu laborejo estas maŝin-konstruada fabriko, kie oni konstruas maŝinojn por panfarado, vestlavado, ĉokolad-rafinado, kaŭĉuk-purigado ktp.

La laboro komenciĝas je la 7.45 h. kaj je la 12.30 h. ni rapidas hejmen por tagmanĝi. Leginte eventualajn leterojn kaj gazeton, mi tagmanĝas kaj denove biciklas al la fabriko. Posttagmeza laboro daŭras de 13.30 h. ĝis 17.30 h. Mi laboras kiel seruristo. Same kiel Petro en la SAT-lernolibro, «jen mi svingas martelon, jen mi boras, jen mi fajlas, jen mi estas seganta la feron».

Ni ĵus finkonstruis pan-faradan maŝinaron por iu bakejo en Leningrad, sed, rezulte de la azena agado de nia registaro, ni ne povos fari pluan laboron por Sovetio. Multaj anglaj metalistoj pro tio fariĝos senlaboraj.

Reveninte hejmen vespere, mi demetas la olemakulitajn laborvestojn kaj temanĝas. Kiel freŝe estas senti sin pura kaj malvarmeta! Vesperojn mi pasigas jen ĉeestante sindikatan aŭ esperantistan kunvenon, jen bicikle rajdante en la kamparo, jen laborante en la ĝardeno, jen vizitante kinejon aŭ teatron. Iom noktomanĝinte, mi enlitiĝas ĉirkaŭe la 22.30 h.

Sabate nia laboro finiĝas je la 11.00 h. kaj posttagmeze mi faras kelkajn propraĵn necesajn laboretojn kaj aĉetojn.

Dimanĉe ni ne laboras. Matene, dum somero, mi ordinare partoprenas en esperantista bicikla ekskurseto en la kamparon. Veturante ni ekzerciĝas en esperanta interparolado. Posttagmeze mi iafoje ĉeestas laboristan kurson, kie ni

[BILDO p.2 | 43,18,61,38] Portreta foto de juna viro en jako kaj kravato (la aŭtoro, R. Hall).

studas ekonomion, historion ktp., kaj vespere mi ofte respondas al miaj esperantistaj korespondantoj.

Jen kiel pasas mia ĉiutaga vivo, iom malvigle, en tiu-ĉi konservema katedrala urbo.

R. Hall. — 7145.

★

EL FINNLANDO

La burĝaro daŭrigas siajn fiagojn kontraŭ la proleta klaso

Post la jaro 1918 suferis la Proletaro de Finnlando pro malvenko en «Liberiga milito»¹) kaj pro ties rezultoj, kiuj eble jam estas konataj en ĉiuj partoj de l’ mondo.

La venkintoj fanfaronas, ke ili per la fratmilito liberigis la landon de l’ rusa superregado, sed la vero estas, ke ilia celo estis pereigi tiaman fortan proletan movadon en la lando kaj, por sukcesi en ĝi, ili estis pretaj vendi la landon al la monarĥista Germanio, eĉ lasi ĝin al la superregado de tiama Germanio per elekto de reĝo (german-devena), el familio de Hohenzollern’oj. Dank’ al malvenko de Germanio en la mondmilito kaj dank’ al germana revolucio, la proletoj de Finnlando havis eblecon vivi kaj ree plifortiĝi, ĉar tiuj okazaĵoj vanigis la planojn, tre abomenajn kaj perfidemajn, de la kapitalistaro finnlanda.

Nun, post naŭ jaroj da tiu terurega «blanka teroro», kiu tiam furiozis tre mortige por la laborista klaso, oni povas konstati, ke proleta movado en nia lando estas nun preskaŭ pli forta, ol neniam antaŭe. La membraro de finnlanda Sindikat-Unuiĝo, post la unua kvarono de ĉi jaro, estis 67 899 kaj nur dum la nenormala jaro 1917 la nombro estis pli alta. Ĉi tio atestas resaniĝon de ricevitaj vundoj, tre malfacile resanigeblaj.

Dum la tuta jaro la Proletaro de Finnlando sukcese batalis por plibonigi sian mizeran vivnivelon, ankaŭ ĉi jare oni povas konstati la samon.

Nialanda aroga kapitalistaro kun teruro vidas la pliportiĝon de siaj sklavoj kaj pro tio ĝi revas revenon de l’ tagoj de 1918, por ke ĝi havu okazon sendi per pecetoj da plumbo siajn kontraŭulojn al la ĉielo aŭ sekigi ilin per malsato inter dornfadena barilo, kiel ĝi kutimis tiam.

La 21. 5. 1927 la metalkapitalista unuiĝo de Finnlando komencis la atakon per la laborĉesigo en siaj fabrikoj. Pli ol 10 000 metallaboristoj estas ĵetitaj surstraten. Kun ili suferas ĉirkaŭ 30 000 iliaj familianoj. Ĉio ĉi nur pro la kaprico de faŝisma arogemo! La motivo de l’ ago estas evidente nevera. En la urbo Turku strikis en du fabrikoj ĉirkaŭ 500 metallaboristoj jam pli ol tri monatojn kaj ili celas havigi 1—1.50 f. mk. plialtigon al siaj, ĉe la limo de malsateco estantaj, horsalajroj, kiuj meznombre estis 5.50 f. mk. hore. La fronto de la strikantoj estas fortika, ili konscie batalas por akiri en sia kruela situacio etan plibonigon.

La atako de kapitalistoj celas ne nur la strikantojn. La ĉefa intenco estas piedpremi vekiĝantan proletan movadon en la lando, ruinigi la sindikatojn, k. c. proletajn organizojn. La kapitalistaro ne konsideras la sindikatojn egalvaloraj kun siaj organizoj.

La proletoj de Finnlando estas konsciaj pri tio, ke nun komencis la kapitalistaro sian atakon kontraŭ tuta klaso laborista, tial ili unuanime, morale kaj finance subtenas siajn fratojn batalantajn.

Estas verŝajne, ke por akiri la finan venkon, ni estos devigataj translokigi la plej kompetentajn profesiulojn eksterlanden. La afero ne estas ankoraŭ fine decidita, sed ĉiuokaze tia spirito regas en la rondoj de la laborĉesigintoj kaj evidente estas, ke finnlanda Laboristaro, per ĉiuj rimedoj subtenos K-dojn, kiuj estos pretaj translokiĝi.

Ni kuraĝas esperi, ke K-doj en ĉiuj landoj, ĉiel helpos translokiĝantojn, esprimonte la solidarecon de la internacia Proletaro. Ankaŭ ni esperas, ke Kamaradoj SAT-anoj sendos salut- kaj instigleterojn al jena adreso: Suomen Metalliteoblisuustyontekijain Liitto, Helsinki, Finnlando, por montri la valoron de la internacia lingvo, kiel batalrimedo kontraŭ la tutmonda kapitalistaro.

Unu por multaj.

¹) La venkintoj nomas la militon «liberiga»! Saman rajton havas ja proletoj, ĉar ilia celo estis sin liberigi el la ĉenoj de l’ rabanta kapitalistaro, kvankam ĝi ĉi foje ne sukcesis.

Se ĉiu ekstersovetia SAT-ano sendos semajne unu interesan leteron en Sovetion, la nombro de sovetiaj esperantistoj baldaŭ dekobliĝos.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

INFANECO DE LENIN

Artikolo, skribita de instruisto de Lenin, K-do V. A. Kalaŝnikov

Rimarko: Ni atentigas ĉiujn K-dojn, perantajn niajn artikolojn al ĵurnaloj, pri tiu ĉi artikolo, ĉar similaj materialoj tre malofte trafas niajn manojn.

De l’ tradukinto: En Smolensk (Sovetio) loĝas K-do Kalaŝnikov, 72-jara instruisto. Tiu ĉi K-do estis bona amiko de gepatroj de Lenin, kaj en 1876 jaro instruis ABC-on al Lenin mem. Nun K-do Kalaŝnikov estas ano de prezidantaro de Tutsovetia Asocio «For analfabetecon!», kiu celas alfabetigi tutan loĝantaron de Sovetio, restintan analfabeta dum la cara reĝimo. Ankaŭ K-do Kalaŝnikov, malgraŭ sia maljuneco, persone gvidas lernejon kaj instruas alfabeton al analfabetaj laboristoj. Li ankaŭ treege favoras esperanton kaj pro influo de Smolenskaj esperantistoj antaŭnelonge komencis lerni esperanton. Pro peto de Smolenskaj esperantistoj li skribis ĉi suban artikolon kaj promesas la duan skribi jam en esperanto.

R. Nikolskij, Smolensk.


Mi konatiĝis kun Jlja Nikolajeviĉ Uljanov (patro de Lenin) en 1870 jaro, kiam li ĵus ricevis la postenon de lerneja inspektoro en Simbirska gubernio kaj vizitis lernejon, en kiu mi mem lernis. Kaj mi nepre volas diri kelkajn vortojn pri persono de tiu ĉi eminenta, honesta homo, patro de l’ gvidanto de Tutmonda Proletaro.

J. N. Uljanov estis tre ĝentila kaj bonkora homo. Oni pravas nomante lin patro de klerigo en Simbirska gubernio, ĉar nur dank’ al li ricevis klerecon ĉuvaŝoj, malgranda nacio, loĝanta en tiu regiono kaj subpremita de la cara registaro.

Kiam J. N. Uljanov alveturis Simbirskon, en la gubernio estis nur kelkaj lernejoj, posedataj de bienuloj kaj troviĝantaj en terura stato. La lernejoj troviĝis en simplaj kamparanaj domoj, kune kun porkidoj, bovidoj kaj aliaj hejmbestoj kaj brutoj. Instruis en la lernejoj — estintaj oficistoj aŭ oficiroj-ebriuloj, suboficiroj, policistoj, pastroj. Vi povas imagi, kian klerecon donis al la loĝantaro tiuj «instruistoj». Bienuloj kreis la lernejojn nur, por ke tiuj preparu por ili bonajn skribistojn, kalkulistojn, librotenistojn, pastrojn, policistojn. Rezulte kamparanoj mem ne volis, ke iliaj filoj (nur filoj, ĉar filinojn oni tute ne instruis) lernu, ĉar ili estis certe konvinkitaj, ke «kiu scias ABC-on, tiu estas fripono».

J. N. Uljanov komencis tute aliel konstrui la laboron. Anstataŭ friponoj, li donis novajn, verajn instruistojn, li kunvokis la unuan en tuta Rusio gubernian instruistan konferencon, li mem persone instruis en kelkaj lernejoj, kaj dank’ al liaj konstantaj penado, klopodado kaj petado en la gubernio aperis ĉirkaŭ 500 novaj lernejoj.

En persona vivo li estis tre modesta kaj konscia homo, vera amiko de l’ laborularo. Pro tio ĉiuj liaj gefiloj estis revoluciuloj: krom Lenin mem, ĉiuj rusoj konas du maljunajn aktivajn komunistinojn — fratinojn de Lenin — Anjon kaj Marion, kaj la plej aĝa lia frato Aleksandro estis mortigita pro atenco kontraŭ imperiestro Aleksandro II-a. J. N. Uljanov mem ankaŭ estis revoluciema homo, kaj pro tio oni malamegis lin, malhelpis en lia laboro, klaĉis kaj eĉ post 25-jara laboro donis al li pli malgrandan pension, ol li rajtis ricevi.

Jen kia estis la patro de Lenin. Kaj printempe en 1876 jaro mi konatiĝis kun Lenin mem, kiu estis tria filo en familio de Uljanov. En 1876 jaro Vladimiro (nomo de Lenin) estis nur sesjara knabo (li naskiĝis 22-4-1870). Sed malgraŭ sia juneco li jam povis bone legi kaj estis tiom serioza, ke li diris al sia patro, ke li volas lerni ĉe la sama instruisto, kiu instruis liajn pli aĝajn gefratojn Aleĉjon kaj Anjon, kiuj jam studis tiam en lernejo. Aŭtune la patro proponis al mi, instrui Vlaĉjon en lia loĝejo. Mi memoris, kiel la vartistino portis ankoraŭ en manoj Vlaĉjon, envolvitan en infanan litkovrileton, sed mi sciis, instruante pli antaŭe aliajn gefilojn de Uljanov, ke ili en tre juna aĝo fariĝas konsciaj kaj lernemaj pro bona edukado de gepatroj. Tial mi ne miris instrui sesjaran infanon.

Mi bone memoras miajn unuajn impresojn pri lecionoj al Vlaĉjo Uljanov. Infana klastablo estis starigita en mezo de l’ ĉambro kaj, kiam mi venis, Vlaĉjo jam sidis ĉe la tablo kun libroj, kajeroj kaj skribtabulo. Li estis vestita per rozkolora, kun strioj, ĉemizeto. Sur lia kapo troviĝis, kvazaŭ ĉapo, aro da bukliĝantaj kaj falantaj al frunteto blondaj, iomete ruĝflavaj haroj. La okuloj estis brunetaj, preskaŭ samkoloraj kiel la haroj, kaj rigardis ĝojeme kaj kuraĝe. Pli supra lipeto iomete antaŭenis sanece kaj forte. Ĉio ĉi aspektigis lin tre serioza, ne konvene al lia aĝo.

Dum lecionoj li ĉiam estis tre atentema, pri nenio deflankiĝis kaj ĉiujn klarigojn komprenadis tuj, kvazaŭ li jam sciis tion pli antaŭe. Memoro lia estis tiom bona, ke li neniam bezonis ripeton de klarigoj. Bonaj kaj kapablaj lernantoj estis aliaj infanoj de Uljanov, sed tiu ĉi Vlaĉjo ŝajnis esti pli forta laŭ la korpstato kaj laŭ la penskapableco. Finfine lia seriozeco kaj komprenemo eĉ fariĝis por mi iom suspektindaj. Mi opiniis, ke eble la gepatroj tro progresigas lin, aŭ lin ĝenas mia ĉeesto. Sed unufoje dum la leciono li mokimitis mian malrapideman, preskaŭ po silaboj, elparoladon de rusaj vortoj, al kiu mi alkutimiĝis, instruante en ĉuvaŝa lernejo, por ke la lernantoj-alinacianoj alkutimiĝu al ĝusta elparolado de rusaj vortoj. Tiam mi konvinkiĝis, ke li estas libera de ia ajn premo, ke li havas fortan, memkonfidan karakteron, kaj li estas serioza nur pro tro frua maturiĝo. Kaj li, kiel mi aŭdis, estis tre vigla dum la luktado. Do, li agis laŭ sia propra regulo: se lerni — lernu, se ludi — ludu.

Alvenis aŭtuno. Kotkovriĝintaj stratoj igis mian vizitadon al Uljanov tre malfacila, ĉar mi loĝis en tre malproksima parto de l’ urbo. J. N. Uljanov komprenis tion kaj, ne volante ĝeni min, li trovis por mi aliajn pagatajn lecionojn, pli oportunajn por mi, kaj Vlaĉjon komencis instrui alia instruisto, kiun Vlaĉjo mem vizitis.

La lastan fojon mi vidis Vlaĉjon, kiam li estis dekdujara. Mi renkontis lin sur strato, kun fiŝkaptiloj en manoj. Li tre rapidis, timis malfruiĝi kaj, ekpetinte pardonon, forkuris.

Kiu povis imagi tiam, ke tiu ĉi modesta, serioza knabo estos gvidanto de l’ Tutmonda Proletaro?

V. A. Kalaŝnikov.

Noto: Ni petas ĉiujn K-dojn, sendi po 2 ekzempleroj de ĉiu ĵurnalo, en kiu aperos tiu-ĉi artikolo, laŭ adreso: K-do V. A. Kalaŝnikov, Poŝtkesto 72, Smolensk (Sovetio).

[REKLAMO p.3] JE LA NOMO DE L’ VIVO Filozofi-lirikaj Fragmentoj Originala verko de nia K-do E. Izgur Enkonduko de E. Lanty Antaŭparolo de N. Kruĉinin Prezidanto de Tutukrainia Asocio de Proletaj Verkistoj kaj Prezidanto de Tutukrainia «Proletkult» 224 paĝoj, 13,5×18 cm, abunde ilustrita —o— Jen kion diras la kritiko: «Se Izgur venus en la verkistan rondon kun tiu ĉi verko kiel unua produktaĵo de lia talento, ĝi sola sufiĉus por loki lin sur la unuan vicon de plenkonsciaj eminentuloj, sed Izgur jam donis al la homaro multajn aliajn similajn trezorojn kaj lia lasta verko estas plia ŝtupo en lia pilgrimado al la vero kaj lumo. Ĉiu fragmento de «Je la nomo de l’ Vivo» valoras pli multe ol tutaj verkoj de aliaj aŭtoroj, kies plumoj bele rakontas, bele priskribas sed nenion diras. Ĉiu frazo de Izgur estas sentenco, ĉiu lia sceno prezentas la mizeron de la homaro tiel longe baraktanta por liberigi sin de tiel diversspecaj katenoj…» — Saljo. (Kataluna Esperantisto) —o— Havebla ĉe nia Administracio: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 Prezo: klasika eldono: bonega papero, bela kovrilo . . . . . . 2.— mk. luksa eldono: . . . . . 2.50 mk.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

MAKEDONIO

La lando de larmoj kaj suferoj

La vivo de la popolo makedonia, kies batalo pri la libero dum jardekoj estas tutmonde konata, — nuntempe prezentas nur suferojn kaj larmojn. Bedaŭrinde, ĝis nun tre malofte oni aŭdis en esperantista gazetaro ion pri ĝi. Tial en malsupraj linioj, ni penas doni al la legantaro, kiom eble pli veran, koncizan priskribon pri la vivkondiĉoj en ĉi malfeliĉa lando, troviĝanta nun sub duobla jugo: ekonomia kaj nacia.

Ekonomia stato

La lando estas ekonomie ankoraŭ nedisvolvita. Fabrikoj, granda industrio — ne ekzistas, sekve ankaŭ la Proletaro, je marksisma senco de la vorto, ne ekzistas. Antaŭ milito, la popolo grandamase elmigradis Amerikon, Bulgarion, Rumanion, kaj alien, laborante tie kelkajn jarojn kaj poste revenante hejmen. Sed nun, de kiam la lando falis sub serban jugon, estas malpermesata la elmigrado. Tial mizero pligrandiĝis, ĉar la popolo ne havas laboron. Multaj turnis sin al produktado de tabako, sed ĉar ekzistas ŝtata monopolo, ĝia prezo estas tre malalta kaj ne sufiĉas por la subteno de la plej mizera vivo de ĝiaj produktantoj. Aliuj, ekzemple la metiistoj, laboras 16—18 horojn tage, sed tamen apenaŭ vivaĉas. Plej malfeliĉa estas la sorto de la laboristoj. Plej grandaj laborejoj, kiuj havas pli ol cent laboristojn, estas la laborejoj de ŝtata monopolo. Tie estas grandparte okupataj junaj laboristoj. La labortago estas 10-hora. La salajroj estas proksimume 20 dinaroj¹) tage. Alie, ĉe la privataj laborejoj, oni laboras por 10—8 eĉ por 5 dinaroj tage. Tie labortago dependas de la volo de majstroj, t. e. iafoje 15 sed iafoje ĝi plilongiĝas ĝis 18 horoj.

Kun tiom malaltaj salajroj, ĉe tia kareco de vivproduktoj, oni povas imagi, kia estas la vivo de ĉi malfeliĉuloj! La salo kaj papriko estas ilia plej ofta nutraĵo²). La kamparanoj produktas grenaĵon ktp., sed estas grandskale ekspluatataj flanke de urbaj bankistoj kaj same de la ŝtato mem. La impostoj ruinigas la kamparanaron. Sekve de ĉio, la kamparano makedonia vivas beste. Li produktas ĉion por aliuj, nesciante la guston de siaj produktaĵoj.

La senklereco kaj religiaj superstiĉoj

Senklereco estas komuna. Ĉe malbonega ekonomikondiĉaro, la popolo ne havas ankaŭ eblecon sin klerigadi. Nacia subpremado al tio harmonias, ĉar pro nacia malamo, la makedonoj ne sendas siajn infanojn en serban lernejon. Tre malofte oni finadas gimnazion. En urbo de 25 000 loĝantoj, oni povas trovi en superaj klasoj de gimnazio ne pli ol 30—40 lernantojn. Post lernejo, oni ne kutimas legi ion. Pri la gazetoj oni havas tre malestiman opinion t. e. ke ili multe mensogas kaj ne meritas esti legataj. En urbo de 25 000 loĝantoj nuntempe oni ne povas vendi pli ol 400—500 gazetojn tage. Sed estas interese scii, ke en sama urbo, dum turka reĝimo, kiam estis libere vendataj bulgaraj gazetoj, oni vendis pli ol 7000—8000 ekzemplerojn tage!

La religio en la urboj perdas siajn adeptojn, sed en la vilaĝoj, pro analfabeteco, la religiaj superstiĉoj estas grandaj. Ĉiutage aperadas «sanktuloj», al kiuj estis dum sonĝo «veninta» la ĉiela sendito kaj ordoninta ion por la popolo. Tia «sanktulo» (spirite malsana homo) iras el vilaĝo al vilaĝo kaj sciigas siajn sonĝojn al la vilaĝanaro. Antaŭ nelonge aperis tiaj, kiuj parolis: «al dio estas plaĉinda, ke la popolo ne manĝu viandon, nek fromaĝon, nek ian alian grasaĵon. Ankaŭ dio deziras, ke ĉiu vendredo estu festata same kiel la dimanĉo». Poste, de tiam, la kamparanoj ne laboras vendrede, nek dimanĉe. Oni festadas ĉiun plej malgravan sanktulon kaj nutras sin per nigra sekala pano kaj salo. Tiel, dum tuta jaro sumiĝas ĉirkaŭ 200 festotagoj, kiam oni ne laboras.

La rabemo de ŝtata oficistaro

La oficistojn Belgrada registaro sendas en Makedonion por puno. Tial la makedonoj sentas, ke ilia lando estas konsiderata kiel Siberio dum cara reĝimo. Unujara laboro en Makedonio estas, por pensio, al ĉiu oficisto kalkulata kiel du jaroj. La oficistaro estas grandparte malklera. Speciale la policestraro portas la standardon de senklereco. Sed tial ili estas des pli teruraj kaj krudaj en la konduto kun popolo. Se iu volas fini ian aferon ĉe la juĝo, aŭ en polico, li devas dekfoje pli multe, ol al la ŝtato mem, pagi por ke lia afero estu finita. Plej malfacile estas ricevi pasporton por eksterlando. Tiu malfeliĉulo, kiu ĝin deziras ricevi, devas pagi subaĉetaĵon de malsupre ĝis supre. Kompreneble ĉe tiaj cirkonstancoj neniu kuraĝas iri eksterlanden.

Kamparanaj komunumejoj havas kiel sekretariojn nur serbojn. Ili turmentas diversmaniere humiligitajn vilaĝanojn. Unuvorte la tuta oficistaro havas antaŭ si taskon: veni Makedonion kaj tie kiom eble pli multe rabi monon (popolan sangon) — poste reveni hejmen kaj vivi riĉe.

(Finota.)

¹) 60 dinaroj = 1 usona dolaro.

²) ?… Ĉu la aŭtoro volis diri «salo» aŭ eble lin erarigis la samsona bulgara vorto «salo» signifanta «graso»? — N. de la Red.

Loĝejoj kaj popolsano en Hungario

La ĉi subaj ciferoj prezentas interesan kaj karakterizan bildon rilate je la situacio priloĝeja en Hungario:

En tuta Hungario estas 1 175 338 domoj. Inter ĉi tiuj, nur 23 147 (t. e. 1,9%), estas subkeligitaj. Ekzistas parte subkeligitaj 168 690 domoj (14,4%) kaj sen ia subkeligo 983 501 (83,7%). La plej efika defendmaniero kontraŭ la malsekeco de tero estas la izolo de loĝejoj per subkeligo. Kaj eĉ konsiderante, ke en la domoj estas ne nur loĝejoj, sed ĉambroj uzataj por aliaj celoj, tamen 71% el ĉiuj loĝejoj estas senfundamente konstruitaj.

Inter la domoj estas 33 902 (28,4%), kiuj ne havas necesejojn; en la urboj, 19,8% da tiaj. En Budapest, ĉefurbo de la lando, estas ankaŭ 720 domoj sen necesejoj. El ĉiuj necesejoj, estas nur 20,7% fermitaj kaj laŭhigiene faritaj; 79,3% estas tute malfermitaj. Tiuj fermitaj kaj per akvo lavataj, estas nur en la ĉefurbo.

El 2 739 879 loĝejoj, 1 347 962 ne havas artefaritan plankon. Alivorte pli ol la duono el la loĝantaro de Hungario pasigas sian vivon en loĝejoj kun terplanko.

29,4% el la loĝantoj de duĉambraj loĝejoj loĝas pli ol triope en ĉiuj ĉambroj. Ĉi nombro ĉe la unuĉambraj loĝejoj altiĝas je 70,2%. Ne multe pli bona estas la situacio en la urboj, kie 49,3% loĝas en troplenaj ĉambroj.

Konante la influon de troplenaj loĝejoj sur la sanon, ni ricevas tre malĝojigan bildon pri la vivado fizika kaj kultura de la hungaria Laboristaro. (343)

★

Salajroj kaj prezoj

La Internacia Statistika Oficejo publikigas interesajn komparajn tabelojn pri salajroj kaj kostoj de vivnecesaĵoj en diversaj landoj. Ĉar ankaŭ en la sama lando ĉi ciferoj varias de unu regiono al la alia, estas donitaj la ciferoj por la ĉefurboj.

La unu tabelo montras la komparan altecon de salajroj, la dua — la prezon de kelka kvanto da diversaj (sed samaj por ĉiuj landoj) vivnecesaĵoj.

Tabelo I: Salajroj.

  1. Philadelphia . . . . . . 169
  2. Ottawa . . . . . . . . 143
  3. Sydney . . . . . . . . 130
  4. Londono . . . . . . . 100
  5. Oslo . . . . . . . . . 98
  6. Amsterdamo . . . . . . 88
  7. Stockholm . . . . . . . 87
  8. Berlino . . . . . . . . 69
  9. Parizo . . . . . . . . 60
  10. Madrido . . . . . . . 56
  11. Praha . . . . . . . . 53
  12. Lodz . . . . . . . . . 52
  13. Bruxelles . . . . . . . 52

— pàgina 5 —

  1. Milano . . . . . . . . 47
  2. Roma . . . . . . . . 45
  3. Riga . . . . . . . . 45
  4. Wieno . . . . . . . . 44
  5. Varsovio . . . . . . . 43
  6. Tallinn (Reval) . . . . . 38

Tabelo II: Prezoj.

  1. Philadelphia . . . . 2.50 dolarojn
  2. Ottawa . . . . . . 2.03 „
  3. Sydney . . . . . . 2.00 „
  4. Oslo . . . . . . . 1.89 „
  5. Stockholm . . . . . 1.87 „
  6. Londono . . . . . . 1.72 „
  7. Wieno . . . . . . 1.68 „
  8. Madrido . . . . . 1.68 „
  9. Berlino . . . . . . 1.64 „
  10. Roma . . . . . . . 1.56 „
  11. Milano . . . . . . 1.53 „
  12. Riga . . . . . . . 1.46 „
  13. Amsterdamo . . . . 1.43 „
  14. Praha . . . . . . . 1.30 „
  15. Bruxelles . . . . . 1.26 „
  16. Tallinn (Reval) . . . 1.24 „
  17. Varsovio . . . . . . 1.23 „
  18. Parizo . . . . . . . 1.20 „
  19. Lodz . . . . . . . 1.07 „

Tiujn ĉi krudajn ciferojn oni povas prilabori per tre interesa maniero, nome: oni trovas rilaton inter la salajroj kaj prezoj en la sama urbo, dividante la ciferojn de la unua tabelo per la koncernaj ciferoj de la dua. Tiam ni ricevos la trian tabelon ĉi sube presitan, kiu montras (tiom, kiom la statistiko montri povas…) la efektivan aĉetpovon de salajroj:

  1. Ottawa . . . . . . . . 70,4
  2. Philadelphia . . . . . . 67,6
  3. Sydney . . . . . . . . 65,0
  4. Amsterdamo . . . . . . 61,5
  5. Londono . . . . . . . 58,0
  6. Parizo . . . . . . . . 50,0
  7. Lodz . . . . . . . . 48,6
  8. Oslo . . . . . . . . 46,6
  9. Stockholm . . . . . . 46,5
  10. Berlino . . . . . . . 42,0
  11. Bruxelles . . . . . . . 41,3
  12. Praha . . . . . . . . 40,8
  13. Varsovio . . . . . . . 35,0
  14. Madrido . . . . . . . 33,3
  15. Riga . . . . . . . . 30,8
  16. Milano . . . . . . . . 30,7
  17. Tallinn (Reval) . . . . . 30,7
  18. Roma . . . . . . . . 29,5
  19. Vieno . . . . . . . . 26,5

Ni vidas, ke, ekzemple, Viena laboristo estas pagata 2,7 — foje malpli bone, ol lia K-do en Ottawa (Kanado). Tre instrua estas la ĉi supre metita rezulta tabelo…

La du unuajn tabelojn afable komunikis al ni K-do Carlo Jirka, 1574.

★

24-hora sistemo de tempokalkulo

Antaŭnelonge en Germanio estas oficiale enkondukita sistemo de 24-hora tempokalkulo. Tio estas ankoraŭ unu paŝo al sennaciismo, ĉar jam de kelka tempo tiu ĉi oportuna sistemo estas adoptita en multaj aliaj landoj.

Por pruvi al multaj germanianoj, kredantaj, ke Germanio estas sola lando enkondukinta la 24-horan sistemon, la malĝustecon de ilia opinio, — mi petas K-dojn el «24-horaj landoj» skribi al mi pri tio. Esp.-Informejo. Schweidnitz.

El la laborista vivo en germana urbo Chemnitz

Chemnitz (elp. kemnic) havas ĉirkaŭe 320 000 enloĝantojn, kiuj plejparte laboras en la multegaj fabrikoj troviĝantaj en kaj apud Chemnitz. Ĉefaj branĉoj estas la fer- kaj teksindustrioj.

Salajroj kaj prezoj

La salajroj tute ne atingis la antaŭmilitan aĉetpovon. Semajne nemetiaj laboristoj ricevas 20—30 markojn, metiistoj 30—40 mk., laboristoj, kiuj estas pagataj laŭ laborkvanto ricevas post multa penado 40—50 mk. Virinoj kaj junuloj ricevas 10—20 mk.

El la prezoj mi menciu: Kostas 1 kilogramo da pano tritika 0.45, faruno 0.30, butero 5.00, sukero 0.80, kafo 8.00 mk. Por paro da ŝuoj oni devas pagi 15—20, por vira vestaĵo 60—100 mk., ktp. Ankaŭ la lupago superas la antaŭmilitan nivelon.

Estas do evidente, ke la salajroj kompare al la prezoj estas tre malaltaj kaj ne permesas homindan vivon, des malpli, la laboristaj familioj havas kutime pli ol 2, ofte 5 kaj eĉ pli da infanoj. Imagu la mizeron!

Labortempo

La post la revolucio leĝe enkondukita 8-hora labortago plu ne ekzistas. Revoluciaj malvenkoj kaj sekvinta reakcio ĉiuflanka devigis la Laboristaron rezigni pri la 8-hora labortempo. Nun oni laboregas 9, 10, eĉ pli da horoj tage. Laŭ sindikataj kontraktoj ĉiuj laboristoj rajtas postuli libertempon, kutime 6 tagojn jare. Sed multaj ricevas malpli, eĉ neniom.

La senlaboreco

dum pasinta jaro estis tre granda. Meznombro de senlaboruloj estis 20—25 000. Fine de 1926 denove komencis funkcii la industriaj entreprenoj. Nun nur 3000 senlaboruloj ekzistas, inter ili pli ol 1000 komercistaj kaj teknikistaj oficistoj, kiuj pro raciigo, virina laboro ktp. nur tre malfacile reenoficiĝas. Senlaboruloj ricevas ŝtatan subvencion — laŭ la familiaj cirkonstancoj — 10—20 mk. Ĉu sufiĉe por vivi? Ne demandu!

La sindikatoj

post la revolucio tre fortiĝis, sed, pro la sub «Labortempo» menciitaj kaŭzoj, ege malkreskis. Nun en ili iom post iom ree kolektiĝas la Proletaro. Nur ĉe la oficistoj ankoraŭ burĝaj, eĉ naciistaj metiunuiĝoj havas iom da influo. Kelkaj laboristaj grupoj, ekz. urbaj laboristoj, konstrulaboristoj estas preskaŭ plennombre sindikate organizitaj.

En ĉiuj laborejoj estas komisiitoj sindikataj, kiuj zorgas pri la koncerna Laboristaro. Ankaŭ la leĝa entreprenkonsilantaro estas elektita laŭ propono de la sindikatanoj. Ĝi havas la taskon, kune kun la fabrikestraro plibonigi la laborkondiĉojn en la fabriko, sed nun ĝi ne posedas multajn rajtojn, malgraŭ leĝa protekto ĝiaj anoj ofte estas maldungataj… pro tro kuraĝa defendo de laboristaj rajtoj!

Proletaj partioj

Proleta Chemnitz jam ĉiam estis ruĝa. Ĉe elektoj oni plejmulte balotas por la laboristaj kanditatoj. En la urbokonsilantaro socialistoj havas la plimulton.

Socialdemokrata kaj komunista partioj arigas sufiĉe grandan amason da senhava loĝantaro kaj ankaŭ multnombre organizis la junularon kaj la infanojn en specialaj ligoj. Ekzistas ankaŭ anarkistaj kaj aliaj kontraŭparlamentaj, kontraŭŝtataj grupetoj, sed ili restas sen grava influo. Aperas 2 ĉiutagaj lab. gazetoj, komunista «La Batalanto» kaj socialdemokrata «La Popolvoĉo».

Proletaraj defendorganizoj

Kiam en Saksio formiĝis pure socialist-komunista landa registaro, estis ĉie fonditaj tiel nomitaj «centaroj» por defendi Proletaron kontraŭ faŝismo. Enmarŝis regna militista armeo, malpermesis tiujn organizojn kaj kaptis kaj turmentis la anojn, kie ĝi povis trovi ilin. Poste, pro la pli kaj pli kreskintaj naciistaj ligoj, estis starigita «Reichsbanner» (regna standardo), kiu celas entenigi ĉiujn defendpretajn respublikanojn. Tiuj sufiĉe fortaj grupoj estas uniforme vestataj, ekzercas, praktikas la pafsporton. En Chemnitz la anoj de tiu respublika ŝirmligo estas plejparte socialdemokrataj laboristoj.

Same fondiĝis la ligo de «Ruĝaj frontbatalantoj», kiu celas defendi precipe la proletajn rajtojn. Ĝi entenas ĉefe kompartianojn. Ankaŭ la «Ruĝfrontanoj» dum servo portas unuecan uniformon.

Ambaŭ ligoj per sia disciplino, muzikorkestroj ktp. tre forte efikas ĉe marŝadoj kaj aliaj manifestacioj.

Junulara movado

Kiel jam menciite, ambaŭ proletaj partioj fondis specialajn junularligojn por infanoj same kiel por gejunuloj. En tiaj grupoj la junularo estas edukata por iĝi kleraj klaskonsciaj, revoluciaj homoj, estontaj kuraĝaj klasbatalantoj. Plue ili okupas sin pri novaj vivoformoj, evitas burĝajn, filistrajn kutimojn (drinkado, fumado ktp.), vestas sin prudente, malestimante la «modon». La urba junularo preskaŭ ĉiudimanĉe are migras eksterurben, al la kamparo, kunportante ruĝajn flagojn, kantante revoluciajn kantaĵojn, tiel agante por la liberecbatalo. Ĉe proletaj manifestacioj la junularo okupas la unuajn vicojn.

Same agas la junulargrupoj de la defendligoj. Ankaŭ la diversspecaj sportunuiĝoj laboristaj, kaj kelkaj sindikatoj starigis junulargrupojn. Kompreneble la sporto pleje altiras la junulojn.

(Finota.)

— pàgina 6 —

Pensoj pri edziniĝo!

Leginte la artikolon de K-dino 4666 pri edziniĝo, mi opinias, ke ŝi tro ĝeneraligis sian juĝon pri «nia sekso» kaj malprecize konceptas la kaŭzojn de malrapida progreso de virinmovado. Ŝi estas prava, ke filmoj kaj romanoj multe influas knabinojn, sed ĉefe nur en 14 ĝis 20-aj vivjaroj, kiu aĝoperiodo entute ne estas tro serioziga. Dum tiu periodo ankaŭ la knaboj estas entuziasme aventuremaj por «kavaliraj heroaĝoj», sed tio rezultas ne el karakteraj ecoj de individuo, tio radikiĝas en la ĝenerala burĝeca edukado dumlerneja, krome la literaturo kaj filmarto estas fidelaj servistoj de l’ kapitalo, kaj ili efike influas la evoluantan scieman spiriton. Do tio ne estas la reala trajto de la virino kaj la plej multaj virinoj baldaŭ vekiĝas el tiuj revoj kaj ili fariĝas tute bonaj laboristedzinoj. Tiun ŝanĝiĝon kaŭzas ne nur la maturiĝo por naturaj postuloj, sed ankaŭ la vivo kaj ekzistkondiĉoj mem kiuj en la kapitalista sociordo per feraj manoj premas la gorĝon de l’ ekspluatataj klasoj, tre serioze instruas al ili, ke pro la ĉiutaga panakiro ili tute ne havas tempon «perdi tempon por edziniĝi» atendante fabrikposedanton, bienulon aŭ dukon ktp.

Ĉu estas mallaŭdinde, se virino klopodas esti bona mastrino? Miaopinie ne tio difinas la nivelon de konscio. Sed male! Oni povas observi, ke ĵus konsciaj virinoj klopodas esti bonaj mastrinoj kaj per tio fortikigi la familian harmonion en ĉi malharmonia mondo, kaj ankaŭ ili estas la plej komprenemaj edzinoj kaj patrinoj. Ili ne nur batalas kune kun la viroj, sed krome ŝanĝas la individuan intereson de la viroj, je komuna familia intereso pro kio la batalo fariĝas pli intensa, pli persista.

Jes, ni devas senindulge batali kontraŭ la sensenca vantemo kaj ornamemo kio nur humiligas la virinon je nivelo de ludopupo. Sed ni ne povas kondamni eĉ «el klasbatala vidpunkto» la edziniĝemon de la virinoj, ĝi ja estas biologia destino de ĉiuj virinoj, do naturleĝo. Nenio malhelpas edziniĝintan virinon, veki ĉe siaj kunuloj kaj samseksanoj la konscion kaj klasbatali flanke de vivkunulo.

Sed en la familia edukado ŝia rolo ĝuste el emancipa vidpunkto estas multe pli konsiderinda, ol la plej bele verkita oratoraĵo plena da sensignifaj, sed belsonaj frazoj. Ĉar tie parolas la agoj. Bona klaskonscia patrino kontraŭinfluas ĉe siaj infanoj la efikon de klerikalburĝeca eduko, per kiu oni venenas la koncepteman spiriton de la infanoj kaj ili edukas konsciajn homojn por la homaro. Jam ĉi sola motivo sufiĉas por valorigi la gravecon de edzineco el klasbatala vidpunkto.

Ĝin ni notu. — Ni ne opiniu nin emancipitaj, se kun devizo «egaleco kun viroj» ni forĵetas ĉiujn niajn virinajn ecojn kaj alprenas la malbonajn virajn kutimaĉojn (kiel ekz. fumadi, esti frivole malpruda, malnete aŭ malpurece sin prizorgi, eĉ blasfemadi aŭ drinki) kiel bedaŭrinde ofte ni povas observi tiajn tipojn de miskomprenita emancipiĝo. Tio ne estas egaleco kun la viroj, sed hontigo de virina sekso! Ni liberigu nian spiriton, pens-, sent- kaj agmanieron de enŝtoniĝintaj tradicioj, kiuj nur malaltigas nin kaj humiligas al la estreco de la viro. Ni klopodu esti memstaraj en spiritaj agadoj kaj ni batalu kontraŭ religiemo, patriotismo, naciismo, por reformigo de pedagogia edukado de la infanoj laŭ liberecaj principoj; mano en mano kun la viroj ni helpu renversi la nunan kapitalistan sociordon kaj, por atingi nian ekonomian sendependecon, — jen politikaj taskoj por emancipemaj virinoj. La kaŭzo de malrapida progreso en la virina movado ne sin kaŝas en la edzinemo de la virinoj, sed en nia pasiveco rilate propagandon, agitadon. Ni vekigu la klaskonscion ĉe niaj samseksanoj kaj tiel ni povas esti ĉu bonaj mastrinoj, ĉu edzinoj, tamen emancipemaj, pioniroj de virinmovado, ĉar por emancipiĝi, ne sufiĉas forĵeti niajn biologie altruditajn virinajn ecojn. Se ni ja tiel volus emancipiĝi, ni devas ĉesi esti virino, aŭ ni fariĝus ridindaj figuroj de morala hermafroditeco.

W. M. 1311.

★

Ĉu utopio?… EN JARO 2000

En nuna jaro la tuta mondo solenis la 100-jaran datrevenon de l’ naskiĝo de fama kemiisto Marcelin Berthelot. La plej interesaj el liaj laboroj estis la efektivigitaj de li sintezoj de organaj kunmetaĵoj el malorganaj korpoj aŭ eĉ elementoj. Ĝuste tiuj ĉi esplorlaboroj pensigis lin pri la bela bildo de estonteco, kiun li majstre pentris dum unu el siaj paroladoj. Ni citas ĉi sube kelkajn plej interesajn pecojn el ĝi.

…Ofte oni parolis pri la stato de l’ estonta socio; miavice mi volas imagi al mi la homaron tia, kia ĝi estos en jaro 2000, certe je pure kemia vidpunkto; ni parolas ja nur pri kemio.

…Venos tago, kiam ĉiu bezonos por sia nutro nur malgrandan azotitan sinteze preparitan grajnon, peceton da grasaĵo, sukerpecon kaj boteleton da aromaj spicaĵoj preparitaj laŭ lia persona gusto. Ĉio ĉi estos preparata malmultekoste, en senlima kvanto per niaj fabrikoj. La produktado dependos nek de la tempoj de jaro, nek de pluvo, nek de sekeco, nek de varmego, nek de malvarmego, kiuj ruinigas la nunajn terkulturistojn. Ĉio ĉi, finfine, estos tute senigita de malsanigaj mikroboj, tiuj malamikoj de la homo kaj kaŭzantoj de epidemioj.

Kiam tiu ĉi tago venos, kemio estos farinta grandegan revolucion, kies sekvojn neniu povas ankoraŭ klare antaŭvidi. Tiam malaperos la kampoj kovritaj per sekaloj, la vinberejoj, la paŝtejoj. La homa moralo atingos pli altan nivelon, ĉar la homo ne vivos plu dank’al mortigo de vivantaj estaĵoj.

Ne estos plu distingataj regionoj fruktodonaj kaj malfruktodonaj. Eble eĉ la nunaj sablaj dezertoj iĝos preferita loĝloko de l’ estonta homaro, ĉar ili estos pli sanecaj ol la marĉaj ebenaĵoj grasigitaj per putraĵoj, en kiuj oni nun kulturas teron.

Ne kredu, ke en tiu ĉi universala regno de kemio malaperos la arto, la beleco, la ĉarmo de la homa vivo. Male! Se la tersurfaco ne estos plu utiligata por terkulturado, ne estos plu (ni diru tion mallaŭte, sed sincere) malbeligata per geometriaj laboroj, — ĝi kovriĝos tiam floroj, per verdaĵo, per arbaroj. La tuta tero fariĝos tiam vasta ĝardeno, akvumata per subteraj fontoj, en kiu la homaro vivos en abundeco kaj ĝojo de la legenda «ora jarcento»…

Bela bildo, ĉu ne?… Sed la fama kemiisto ja konsideras la problemon je nura kemia vidpunkto. Ni ja bone scias, ke sole kemia revolucio ne paradizigos ankoraŭ la teron… Nur man-ĉe-mana kunlaboro de faktoroj ekonomiaj kaj de scienco kaj tekniko povos realigi la revon de la mortinta scienculo.

W.-Y. X.

Korektoj

Ni esperas, ke niaj legantoj mem korektis kelkajn malgravajn preseraroin en n-o 140 de Sennaciulo. Ni tamen atentigas ilin pri jenaj malpli malgravaj korektindaĵoj:

Pĝ. 4, dua kolono, komenco de antaŭlasta alineo: anstataŭ incidento (nefundamenta vorto), devas esti disputetoj.

Pĝ. 4, tria kolono, 28-a linio: anstataŭ la redakcio estis okupita, devas esti la redaktejo estis okupita (redakcio signifas ja «redaktantaro»).

Pĝ. 8, unua kolono, recenzo pri «Mirigaj aventuroj de barono Münchhausen»: en la frazo ne ĉiam la tradukinto malkonkordigas… estas forgesita la vorto ĝuste, kio tute ŝanĝas la sencon; devas esti: ne ĉiam la tradukinto ĝuste malkonkordigas…

…Erare humanum est…

[REKLAMO p.6] Ĉiu klera aŭ kleriĝema homo ne povas ne studi la ideojn de N. Lenin. Tial ĉiuj esperantistoj, ĉu amikoj ĉu malamikoj de la gvidinto de l’ sovetia revolucio, devas nepre havigi al si la verkon: ŜTATO KAJ REVOLUCIO tradukita el la rusa lingvo de G. Demidjuk. Formato 18×12, 150 paĝoj. Prezo: 1 gm. Mendu senprokraste al Adm. de SAT., Colmstr. 1-III-Leipzig O-27.

— pàgina 7 —

TRA ESPERANTIO

Ĉu propra entrepreno?

Jes! Ĉar estas absolute necese utiligi fine la monon ŝparotan per propra presejo, por la esperanto-evoluo, — por SAT.

Pripensante la fakton, ke dum eksterordinara Kongreso de LEA, dum pasko 1927, estis decidite de la delegitaro, ke parte oni presigu niajn presaĵojn en soc.-demokrata, parte en komunista presejo, — oni konkludas, ke preferinde estus decidi: «Ĉiujn presaĵojn oni presu laŭeble en esperantista presejo, kondiĉe, ke LEA-kaso ricevu sufiĉe da elcentoj pro la perado.» Jen tiel la esperantistaj en- kaj elspezoj konstante restus en manoj de esperantaj institucioj, por nur fine ili uzu la tiel akiritan monon propagandcele. Ĉar SAT devenas nek kapitalista, nek pure komerca organizo per starigo de propra entrepreno, oni en ĉiuj sektoroj, landoj, lokoj, grupoj devus amike akcepti ĉi tiun penson, por des pli facile ebligi la projekton de E. K. Ŝajnas, ke per efektivigo de ĉio dirita, la frata, harmonia kunlaborado inter ĉiaj naciaj organizoj kaj SAT kondukas unuflanke al estonta granda entrepreno esperantista kaj aliflanke al morala fortiĝo de Proletaro esperantista.

Se la tuta SAT-anaro serioze okupiĝos pri ĉi demando, troviĝanta en la alvoko de E. K., mi estas konvinkita, ke la projekto facile estos realigebla. Tamen, 12 000 ĝis 15 000 mk. g. estas respektinda sumo. Estas eble tamen, malgraŭ la mizera situacio de Proletaro ĉiulanda, ke nia membraro per vigla laboro post ne longa tempo povos kolekti per listoj, per iaj eldonotaj akcioj tiom da mono, ke ĝi jam sufiĉos por komenci la efektivigon de la plano. Se ĉiu SAT-ano donus nur 2 ĝis 5 mk. g. (aŭ la saman valoron en aliaj monspecoj), tiam per honesta komuna sendado al Administrejo, post 2—3 monatoj la dezirita fundamento estus preta. Mi ne volas ankoraŭ pli elsuĉi la esperantistaron, sed preskaŭ ĉiu ano havas ja okazon, hazarde, en ia feliĉa, gaja rondo neatendite kolekti kelkajn rublojn, guldenojn, markojn, dolarojn ktp. La 8% rento, promesita de E. K. tiamaniere estus kune kun la komplika kalkulproblemo solvita.

Ni estu nek troaj optimistoj, nek pesimistoj! Do ni estu sufiĉe kuraĝaj, por ekkapti ĉian okazon paroli pri la eksterordinara paŝo por nia bela afero. Ĉiu SAT-ano estu iomete fiera esti unu el la kunlaborantoj dum la konstruo de la tuto.

Per tiu mia demando «ĉu propra entrepreno?» mi unue intencas plifaciligi la kolektadon de la necesa mono, kaj due helpi per vojmontro la certan plifaciligon de la tuta problemo.

Do ni ne diskutu! ni agu!

En ĉiu loko, kie troviĝas SAT-anoj, la plej fidinda el ili organizu la kolektadon per stampitaj, subskribitaj kolektbiletoj; izoluloj sin turnu al la Administrejo, por per simpla procedo atingi tion, kion en kapitalista aranĝo atingas aŭ ne atingas… la sankta burokratismo.

Mehlhorn (1045).

*

El la Redaktejo

Lastatempe ni, kun bedaŭro, devis nutri nian redaktejan korbon per multaj, ofte valoraj, manuskriptoj. Tio okazis pro la malzorgemo de iliaj aŭtoroj, kiuj ne volas iel ajn helpi la laboregon de l’ redaktoro. Ni ja ne ĉiam havas la tempon kopii valoran, sed fuŝe skribitan artikolon! Do la K-doj sendantaj al ni siajn artikolojn bone memoru, ke neniu manuskripto, el ĉiuj ĝis nun enpresitaj en S-ulo, ne bezonis zorgan korektadon. Kiom ajn bona vi juĝas vian manuskripton, estu certa, ke ankoraŭ multajn korektojn ĝi bezonas. Ebligu do al ni fari tiujn korektojn sur via manuskripto mem, ne kopiante ĝin. De nun ni nur escepte akceptados manuskriptojn, kiuj ne plenumos jenajn neprajn kondiĉojn:

1. La manuskripto devas esti skribita sur unu flanko de folio.

2. Dekstre aŭ maldekstre devas resti minimume 4-centimetra marĝeno.

3. La distanco inter la linioj devas egali almenaŭ 1 centimetron. Ĉe skribmaŝina manuskripto — almenaŭ du «paŝojn» de tamburo.

4. La skribo devas esti klara (beleco ne gravas!), ne tro granda, sed ne kunpremita.

5. La folio devas esti minimume 14 centimetrojn larĝa.

6. La papero ne devas esti inkabsorba.

Por malgrandigi nian korektlaboron, ni petas K-dojn atenti jenajn regulojn:

1. Neniam uzu «kamarado, sinjoro, Sat, Esperanto, organizaĵo, demonstracio, uzino, proletario», sed ĉiam uzu «K-do, s-ro, SAT, esperanto, organizo, manifestacio, fabriko, proleto».

2. Skribu la datojn jene: «14. 5. 1927».

3. Ne skribu la nombrojn kun interpunktoj (1.273.426), sed nur lasante malgrandan distancon antaŭ ĉiu tricifera grupo (1 273 426).

4. Relegu vian manuskripton antaŭ ol sendi ĝin… kaj laŭeble respektu la fundamentajn gramatikon kaj vortaron.

Iom da zorgo viaflanke rezultigos grandan ŝparon da tempo kaj energio por la redakcio kaj plicertigos la aperon de via manuskripto. Ĉu restos senefika nia peto?… La Redakcio.

Jubileo-Ĉeno¹)

Champion (Buenos-Aires) 2,50 pesos, alvokas la SAT-anojn en Lyon, Belle (Romans), Ferrero (Marseille); Povarov (Krasnoufimsk) 1 rubl., alvokas Gorbunova (Krasnoufimsk), Sizov (Kungur); Vohmin (Krasnoufimsk) 1 rubl., alvokas Novokreŝĉenov, Rod (Krasnoufimsk); Fedjancev (Niĵni-Novgorod-Miza) 1 rubl., laŭ alvoko de Zaĥariĉev, invitas Ritapeĉki (Deliblato), Smolarek (Lodz); Babina (Niĵni-Novgorod-Miza) 1 rubl., laŭ alvoko de Zaĥariĉev, invitas Riegel (Mainz) k. Herbst (Hannover); Krilova (Niĵni-Novgorod-Miza) 1 rubl., laŭ alvoko de Piskunov, invitas Zavodskij Komitet Telefon Zavoda im. V. I. Lenina (Uzinkomitaton) k. K-dinon Celovalnikova (Niĵni-Novgorod-Miza); Ullmann (Essen) 1,50 mk. g. kiel duan ĉeneron; Starr (London) 2/- ŝil., laŭ alvoko de Konovalov (Niĵni-Novgorod); Wernicke (Leipzig) 2,05 mk. g.

*

NIA POŜTO

1130. — Via artikolo estas eble interesa — sed tute nelegebla. Sekve… Red.

Kolektivano. — Manuskriptojn skribitajn sur ambaŭ flankoj de l’ folioj ni ne povas uzi. Red.

3717. — Alvenis viaj sendaĵoj; aperos ili se estas loko; ni preferas pli mallongajn artikolojn. Red.

E. T. (Lodz). — La decidoj de niaj kongresoj malpermesas, ke ni publikigu artikolojn, kiuj entenas insultojn kontraŭ iuj laboristaj partioj. — Ne necesas, ke vi traduku la materialon, kiun vi sendas por la «Memornoto». Red.

3018. — Daŭrigu sendi artikolojn samamaniere; sed lasu interlinian distancon! Red.

5913. — Ŝajnas, ke K-do Burda ankoraŭ vivas, ĉar ni sendas Senn. al li.

Georgiev-Aitos. — Tiajn anoncojn ni ne akceptas. La monon ni kreditis al vi. Adm.

★ DIVERSAĴOJ ★

PER KELKAJ VORTOJ

* Praktika eluzo de esp. estas la plej bona ĝia propagando! En nia klubo ekzistas rondetoj: kooperacia, sindikata, sporta, muzika, de ŝak- kaj dam-ludantoj, foto-, kino- kaj radio-rondetoj, kontraŭreligia, drama, de politika aboco, de grafikaj artoj k. a. En la menciitaj rondetoj partoprenas ĉirkaŭ 2 000 klubanoj. Ĉiuj rondetoj deziras korespondi kun eksterlandaj samfakaj K-doj pere de esp. rondeto de la sama klubo. Helpu al nia laboro! Nia celo — esp-igi ĉiujn 2000 klubanojn! Nepra respondo! Adresu L, PK, PI ktp. jene: Klubo de Usieviĉ, Esperanto Rondeto, Mjasnickaja 47, Moskvo-Centro, USSR.

* Utilan enketon aranĝas Riga’a SAT-grupo. Ĝi petas, ke ĉiuj Gek-doj respondu, ĉu grupe, ĉu individue, la jenan demandon: «Kiel plej bone komprenigi al gelaboruloj, ke ili devas lerni la internacian lingvon?». Laŭ ĉiuj ricevitaj respondoj la Grupo kompilos artikolon, kiu estos dissendita al ĉiuj respondintoj. Tiamaniere la kolektiva sperto plej klare indikos la plej taŭgajn propagandmetodojn. Estas dezirinde, ke ankaŭ komencantaj esp-istoj respondu la demandon, ĉar ili ja plej freŝe memoras la kaŭzojn de sia esp-iĝo. La respondoj devas esti adresataj al K-do Eduardo Karklins, Latvio, Riga, Liepajas iela n-o 41, dz. 1.

¹) Vidu n-o 100 de «Sennaciulo».

— pàgina 8 —

Sovetia poŝto plue uzas esperanton

[BILDO p.8 | 7,7,65,20] Kapo de sovetia respondpoŝtkarto kun teksto en armena alfabeto kaj en Esperanto («Poŝta karto — afrankita respondo»), kun ŝtata blazono de Sovetio maldekstre kaj presita poŝtmarko kun portreto de laboristo kaj stampo dekstre.

Ni ricevis de K-do Sevak (Erivan) tiun ĉi ĵus eldonitan poŝtkarton, kies teksto estas presita en armena kaj esperanta lingvoj.

Urĝa peto. Oficejo de l’ internacia laborista interligo en Minsk disaŭdigas ĉiusemajne perradian gazeton. Disaŭdigo ĉiam okazas lunde, je 22 h. laŭ mezeŭropa tempo sur ondlongo 500 metroj.

Gazeto daŭras 40 minutojn.

Ĉiuj eksterlandaj K-doj estas petataj nepre aŭskulti nin kaj sciigi pri aŭdebleco laŭ adreso: Minsk, Sovetio, Universitetskaja, 16, Centra Radio-Stacio.

Ĉiuj sendaĵoj povas esti ne afrankitaj.

Armenia Labesko. Komencis funkcii la armenia labesko, kies gvidanto estas K-do G. Sevak, Poŝtkesto 78, Erivan, Armenio, Sovetio.

[BILDO p.8 | 38,22,65,28] Kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kun plumo kaj inkujo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

La karto mistera, de Cleveland Moffett, elangligis Edward S. Payson. Eldonita de Brita Esperantista Asocio, London. Formato: 10×16 cm., 44 pĝ. Prezo: 1 ŝilingo + afranko.

Legante la du sensencajn rakontojn, el kiuj konsistas ĉi libreto, oni demandas sin, kiu meritas pli grandan punon: la aŭtoro, kiu skribis similan stultaĵon aŭ la tradukinto, kiu tiel senguste elektis ĝin, por konigi ĝin al la ĉion «manĝanta» esperantistaro. La lingvo estas korekta sed tute ne eleganta. Ereto.

Kwestja Jezyka Miedzynarodowego (La problemo de lingvo internacia) de M. Trochimowski. Eldono de Polia Akademia Esperantista Societo. Varsovio. Formato: 11½×15 cm., 8 pĝ. Prezo nemontrita.

Propagandileto, netaŭga por laboristaj medioj. La aŭtoro tro teorie konsideras la problemon kaj manko da spaco lasas la argumentojn kvazaŭ nefindiritaj. Ereto.

Le droit syndical et le personnel des chemins de fer (La sindikata rajto kaj la fervoja oficistaro). Teksto prezentita de la Internacia Transportista Federacio al la X-a kunsidaro de la Internacia Kongreso de Laboro. Amsterdam. Formato: 16×25 cm., 77 pĝ. Prezo nemontrita.

Tiu ĉi luksa libro, lukse presita sur luksa papero, devis certe elspezigi konsiderindan monsumon el la kaso de la Int. Transportista Federacio. La teksto mem okupas nur 11 paĝojn, sed … ĝi estas presita kvinlingve (france, angle, germane, hispane kaj svede). Kia misuzo de tempo, papero kaj energio!… K-do Nathans, vi estas ja esperantisto, do… Ereto.

Esperantaj katalogoj de biciklofabriko Sigurd, albumfabriko Schäffels, sanigpreparata fabriko Bombastus.

Tiujn ĉi bele aranĝitajn katalogojn senpage sendas la Esperanto komercista grupo en Dresden.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Belgio.

K-do Gerard Debrouwere, Aelbekesteenweg, 18, Kortrijk, dez. interŝ. belajn PI, nepre bfl. por kolektaro. Nur kun seriozuloj.

— Tramistoj Atentu! 45 tramistoj, lernantaj esp. dez. koresp. k. ĉiul. samprofesianoj. Adr.: K-do J. Lebacq, Esperanta Kurso, Maison Syndicale 17, Rue du Poinçon, Bruxelles.

Bulgario.

K-do St. Maserov, «F. Antonov, n-o 39» Sevlievo, dez. koresp. k. ĉ. l. pri hommastrado k. a. temoj. L, PK, PI. Ĉiam resp.

Ĉekoslovakio.

K-do Fritz Bittner, Gablerstr. 152, Grottau, dez. koresp. k. ĉ. l. Resp. garantiata.

Ĉinio.

K-do Morinobu Uĉikura, c/o the Yokohama Specie Bank, Kaijuan, (Manĉurio) dez. koresp. k. ĉ. l. L, PI, pri literaturaj temoj.

Germanio.

— SAT-rondo de Elberfeld dez. koresp. kun eksterl. SAT-rondoj aŭ a. esp. grupoj pri diversspecialaj temoj, nur L, k. ĉ. l. Adr.: K-do Artur Herweg, Ottenbrucher Str. 10, Elberfeld.

K-do Georg Stumpfegger, Salzburghofen n-o 51½ ap. Freilassing, interŝanĝas PM. k. ĉ. l. Resp. garantiata.

K-do Jakob Krieg, Alsenstr. 4, Barmen, dez. koresp. L, PI, bfl. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.

K-do Artur Herweg, Ottenbrucher Str. 10, Elberfeld, (fotografanto) dez. koresp. k. ĉ. l. precipe pri movado de nudkulturo (nudkorpa sportado), interŝ. fot-aĵojn pri ĉi-movado. Skribu multnombre! Resp. garantiata.

Sovet-Unio.

— Metalistoj de Sebast. haveno dez. kor. kun metal. ĉ. l. indiv. kaj kol. Adr.: Sebastopolo, str. de Trockij, 30, Sekcio por Int. Koresp.

— Laboristoj de grandega ŝipkonstrua fabriko dez. kor. kun K-doj ĉ. l., nepre resp. Adr.: Sebastopolo, str. de Trockij, 30, Sekcio por lab. kor.

— Gelernantoj de regnaj esp. kursoj elem. kaj pedag. grup. dez. kor. k. ĉ. l. Adr.: Sebastopolo str. de Trockij 29, 1 K-dino S. Lesiĉnik — kursestro.

K-dino Ida Lesiĉnik, str. de Trockij, 29, 1 Sebastopolo, dez. kor. k. ĉ. l. pri soc. temoj k. a.

K-do Tarnovskij, Esperanto, Kremenĉug, dez. koresp. k. ĉ. l. pri politika movado k. turismo. Resp. garantiata.

K-do Georgo Ĉernenko, Pervomajska, 14, Kremenĉug, (j. fervojlaboristo) pri ĉ. temoj k. ĉ. l., L, PK, PI, gaz. Resp. garantiata.

K-do A. P. Lanovenko, Kaŝperovski sah. zavod, P. O. Tetiev, Kiev. gub., dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, skribu multnombre. Resp. garantiata.

— Gejunularo de Jakovleviĉa drapa fabriko, dez. koresp. kun alil. junularo pri div. demandoj. Nepre resp. Adr.: Komsomola, P O Jakovleviĉi Orŝansk. okr. (Blankrusio).

K-do M. S. Ŝaratan, st. Novominskaja, Donskogo okr., dez. koresp. k. ĉ. l.

K-do Jeleznjakov, poŝtkesto, 174, Sverdlovsk, petas pardonon pro nerespondo al siaj koresp-antoj, post du semajnoj ni nepre akurate resp. Granda laboro okaze de I Urallanda Konferenco kaŭzis la prokraston.

K-do Pravdin, Sovetskaja 63, Minsk, (gvidanto de la faka «Laborista Vivo» en la gazeto «Zvezda»), dez. koresp. k. ĵurnalistoj. Materialo estos presata en la gazeto.

— Kiu dez. koresp. pri div. diversaĵoj skribu al K-do E. Ĉiĥaĉov, Vasilevskaja, 33, I., Kamenskoje, Dnepr. okr.

K-do N. Braginskij, poŝtkesto, 4, Kamenskoje, Dnepr. okr., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.

— Muldistoj! Skribu al K-do E. Ĉiĥaĉov, Vasilevskaja, 33, I., Kamenskoje, Dnepr. okr.

Abontarifo al Sennaciulo:

(La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.)

Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgo 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉekoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, mk. 700 (800); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis.

Pagu prefere per ŝtataj monbiletoj en registrita letero. La germanianoj pagu al poŝtĉeka konto de la Administranto n-o 6835.

La abono validas nur post pago kaj povas komenciĝi kun ĉiu numero.

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 144, 2 de juliol de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 144 — APERAS — S.A.T. — SEMAJNE — 2. Julio 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

LA UNUAJ SENNACIULOJ

Ĉu ekzistas nun veraj sennaciuloj, eĉ inter SAT-anoj?

Mi dubas. En la nunaj kondiĉoj de kapitalisma sociordo la sennacieca ideo estas nur revo, nur tendenco al perfektiĝo de nia «interna», subkonscia ideologio. Ja eĉ sennaciuloj «perraciaj», tiuj, kiuj klare konscias la tutan abomenecon de naciisma idearo, — eĉ tiuj antaŭenemaj individuoj ofte sentas ankoraŭ naciece. Ne riproĉi ilin ni volas, nur bedaŭri la objektivajn cirkonstancojn kaj lukti kontraŭ ili ni devas.

Ĉu, ekzemple, francia laboristo povas senti kaj pensi ne naciece? La alilandaj laboristoj ja amase enmigras Francion, sukcese konkurencas kontraŭ siaj francaj kunfratoj. Rezulte: malaltiĝo de salajroj, senlaboreco kun ĝia proviza laborarmeo… Tial la francia laboristo preskaŭ ĉiam malame rilatas al la alilanduloj konsiderante ilin kiel ŝtelistojn de lia salajro. Kiu kulpas?…

Kaj tamen sennaciuloj, veraj sennaciuloj jam nun ekzistas. Paciencon! Mi estas pruvonta tion al vi.

Kiam franco parolas pri Germanio, li nur tre malofte diras allemand (germano); plej ofte li uzas la vorton boche elp. boŝ), per kiu li esprimas sian tutan malestimon kaj malamon al la germana nacio. La «spirito de Locarno» nigrigis jam multe da gazetpapero, sed ankoraŭ ne blankigis la animojn. Kaj tamen… tamen en plej neatendita maniero ĝi manifestis sian ekziston. Ĝoju SAT-anaro! Aplaŭdu al… la francaj legomkomercisto!…

Tio okazis dum lasta ĝenerala striko anglia. Dum tiu tempo la franciaj financoj estis en katastrofa stato. La franko ĉiutage pli kaj pli senvaloriĝadis. Ministerioj ĉiutage ŝanĝiĝadis. La prezoj celis ĉielon. Aroj da usonaj kaj angliaj turistoj profitante la favoran kurzon aĉetadis en Francio ĉion aĉeteblan: vinojn, kastelojn, artaĵojn, virinojn… Malesperigita franca popolo serĉis kulpulojn, koleris kontraŭ la lukse vivantaj alilanduloj profitantaj la francan malfeliĉon. Okazis, ke angliaj turistoj estis batataj en mallumaj stratoj de Montmartre (pariza plezuraĉeja urboparto). Kaj ĝuste en tiu momento … la legomkomercistoj montris belan ekzemplon de sennaciismo.

Amasoj da freŝaj legomoj estis preparitaj en haveno Calais (elp. Kale) por esti eksportitaj kaj venditaj Anglion. Ho ve! Tiuj nepripensemaj angliaj havenlaboristoj elektis tiun momenton por ekstriki solidarece kun siaj fratoj-ministoj. Kion fari? La legomoj ja putriĝos antaŭ la fino de l’ striko!… Sed en Parizo la Laboristaro duonmalsatas pro altaj prezoj de vivnecesaĵoj. Ĉu ne estas nun ĝusta momento por montri sian «amon al patrio», sendante la tutan legomprovizon al parizaj bazaroj, kie ĝi tuj estigus malaltiĝon de prezoj?…

Ne! La legomkomercistoj agis kiel… sennaciuloj! Ili vendis la legomojn al germanaj komercistoj, al tiuj samaj «boŝoj», kiujn ili antaŭe malamis. La «boŝoj» bone pagis. Tiam ja unu germana marko valoris 12 francajn frankojn. Sed ne tio gravas. Ankaŭ ne gravas, ke la infanoj de parizaj laboristoj malsatis. Grave estas, ke la legomkomercistoj franciaj, plenblovitaj per «spirito de Locarno», etendis frate la manon al siaj «boŝaj» kolegoj. Larmojn de feliĉo devas aperigi tiu gesto en niaj okuloj …

Sed ni ŝercis jam sufiĉe. Nun ni serioze konsideru la situacion. La rakontita «legomaĵo» estas certe nur fakteto malgrava per si mem. Sed interesa ĝi estas kiel simptomo, kiel malgrandskala respeguliĝo de plej konsiderinda faktaro. La kapitalistaro rapide komprenis, ke ekonomiaj interesoj unuigas ĝiajn diversnaciajn prezentantojn. Ĝi komprenis, ke la ekonomia bazo pli kaj pli sennaciiĝas. Kaj la ideologio de l’ burĝa klaso sekvas tiun ĉi ŝanĝon de la bazo. La spirito de kapitalistaro sennaciiĝas.

La temo estas tro riĉa. Nin tentas jam la problemo de internaciaj trustoj, tiuj unuiĝoj de diversnaciaj kapitalistoj frate kunlaborantaj, por pli efike ekspluati proletojn. Sed milfoje prava estis la granda maljunulo, Marx! Lia materialisma dialektiko estas senerara: ĉiu ago estigas malan agon kaj io nova rezultas el ilia lukto. La sennaciiĝo de kapitalistaro sur bazo de komunaj ekonomiaj interesoj estigos sennaciiĝon de laborprocedoj, intermiksiĝon kaj pli proksimajn rilatojn inter diverslandaj proletoj, ilian sennaciiĝon … kaj io nova rezultos el ĉio ĉi: tio estos la sociala revolucio.

Opi.

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

Semajno el mia vivo

Mi estas 20-jara fraŭlo, senpartia, laboristo-muntisto de telefonoj. Mi laboras en telefona fabriko troviĝanta je 8 kilometroj de l’ urbo en kiu mi loĝas. El la pli ol 700 gelaboristoj, laborantaj en la fabriko, proksimume nur 350 loĝas ĉe la fabrikkolonieto; ĉirkaŭ 250 loĝas en apudaj vilaĝoj, kaj pli ol 100 loĝas en la urbo. La vilaĝanoj venas al la fabriko piede, la urbanoj alveturas en vagonaro. Iuj urbanoj, plejparte junuloj, post sia 8-hora labortago lernas. Mi ankaŭ lernas en lernejo por laboristoj. La kurso estas tri-

[BILDO p.2 | 17,26,35,43] Portreta foto de juna viro kun mallonga hararo, en malhela jako kaj kravato (la aŭtoro, V. Piskunov).

jara, donante mez-kleron. La lernado estas senpaga, se oni ne konsideras tion, ke dum ĝenerala kunveno de l’ lernantoj ni decidis dekalkuladi ½% de nia salajro por «kultura laboro» de l’ lernejo-rondetoj, akiro de libroj ktp. Estas iom penige vizitadi la lernejon, sed la lernemo estas pli forta, ol la peno.

Matene je la 6 h. mi ellitiĝas kaj iras al la stacidomo. Je la 8 mi eklaboras. De la 12 ĝis 13 estas tagmanĝa interrompo. La loĝantoj ĉe la fabrikkolonieto tagmanĝas hejme; unuj el la urbanoj kaj vilaĝanoj iras al la komunmanĝejo, aliaj restas tagmanĝi en la fabrika ruĝanguleto, ĉar la komunmanĝejo, bedaŭrinde, ne estas sufiĉe vasta por ke en ĝi povu eniĝi ĉiuj urbanoj kaj vilaĝanoj. Ĝenerale ĉe la fabrikkolonieto ne sufiĉas konstruaĵoj. Sed baldaŭ ĉi maloportunaĵo malaperos, ĉar estas jam konstruataj kvar grandaj domoj kaj unu klubejo.

La tagmanĝa interrompo ne pasas por ni senutile: en la ruĝanguleto ni legas gazetojn, ĵurnalojn, librojn; krom tio ofte okazas lekcioj, raportoj, laŭtlegado, koncertoj de laboristoj-amatoroj muzikantoj, ludantaj per blov- kaj kord-instrumentoj, okazas prezentadoj de «Blua bluzo» — amatora scenej-rondeto. Ĝia celo ne estas prezentado de iuj alt-artecaj dramoj, komedioj, k. s. teatraĵoj, sed nur edukado de laboristoj per prezentado de aktualecaj scenetoj precipe el la loka soci-vivo.

Je la 17 h. mi finas la laboron kaj revenas en vagonaro en la urbon. Je la 18½ mi jam devas esti en la lernejo, por tie pasigi kvar horojn. Oni lernas ĉiutage, krom merkredo — parti-tago, kiam komunistoj-instruistoj kaj lernantoj devas partopreni partiajn kunvenojn.

Je la 23 h. mi enlitiĝas.

Mi havas devon- gvidi esp.-rondeton ĉe la fabriko. Tial lundon mi ne vizitas la lernejon; duan fojon en la semajno mi gvidas la rondeton merkrede. Tiam mi noktas ĉe la fabrikkolonieto. Mi ne povas fieri pri multnombreco de la rondeto: el 19 SAT-aniĝintoj daŭrigas lernadon de esperanto nur 7 Gek-doj. Sed ni esperas per nia praktika uzado de esperanto ekinteresigi pliajn Gek-dojn, kaj nun ni estas konvinkitaj, ke komence de sekvonta aŭtuno, kiam denove komenciĝos klub-laboro, nia rondeto estos pli multnombra kaj forta.

Sabate mi finas la laboron je la 14 h. Nur tiun ĉi tagon mi revenas hejmen dum estas ankoraŭ lume. Mia 6-jara fratineto ĝojas, ke morgaŭ mi ne laboros.

El la 5 gefiloj de niaj gepatroj mi estas la plej aĝa.

Ni sepope okupas loĝejon el du ĉambroj kaj unu kuirejo. La loĝejo ne estas tute sufiĉa, kvankam ne multekosta.

Dimanĉon matene mi legas «Sennaciulon», respondas leterojn. Je la 14 h. mi venas al esperantist-kunvenoj, kiuj okazas ankoraŭ merkrede. Intervidiĝinte, akirinte esperantaĵojn, informiĝinte, la Gek-doj disiras. Se okazas labor-kunsidoj de l’ komitato aŭ de ĝiaj sekcioj, la kunvenoj estas pli longaj, se tio ne okazas, ni liberiĝas pli frue por amuze pasigi sole liberan vesperon de nia semajno, — ni vizitas teatron, kinon, aŭ aranĝas «familian vesperfeston». Antaŭnelonge tia vesperfesto okazis ĉe ni okaze de l’ fino de esperanta kurso: La vesperfeston partoprenis pli ol 30 Gek-doj.

V. Piskunov, N.-Novgorod. 5432

La unuiĝo de laboristaj fotografistoj de Germanio

Estas fakto, ke unu ĝusta bildo parolas pli, ol cent vortoj… La burĝa gazetaro jam delonge uzas la fotografion por siaj celoj. Amaso da ilustritaj gazetoj (plej ofte «neŭtrale objektivaj») sciigas la legantaron pri okazintaĵoj en la tuta mondo. Rimarkinde estas, ke oni ja nur montras tion, kio utilas al la celoj de la eldonantoj.

[BILDO p.2 | 49,49,84,76] Fotografaĵo de pluraj numeroj de la gazeto «Der Arbeiter-Fotograf», kuŝantaj unu sur la alia; sur la kovriloj vidiĝas fotoj de homoj kaj pejzaĝoj.

Sed ankaŭ al la Laboristaro la teknika progreso estas utila. Ilustrita literaturo kaj ilustritaj gazetoj est. legataj pli volonte, ĉar la bildoj pli klare montras la faktojn. En Germanio aperas jam kelkaj semajnaj ilustritaj laboristaj ĵurnaloj inter kiuj la A.-I.-Z. (Arbeiter-Illustrierte-Zeitung = Laborista Ilustrita Gazeto) estas la plej taŭga (ĉirkaŭe 250 000 abonantoj).

Montriĝis manko. Dum la burĝaj entreprenoj laborigas armeon da profesiaj fotografistoj uzantaj la plej modernajn aparatojn ktp., la laborista gazetaro disponas nur pri malgranda kvanto da profesiaj fotografistoj. Jen komencas la laboro de la laboristaj fotografistoj. La fotografado, kiu ĝis nun plej ofte estis sporto aŭ amuzo por la amatoro, estas starigata je la servo de la Proletaro; priservi la laboristan gazetaron per bildoj el la ĉiutaga klasbatalo, montri malbonajn flankojn de la burĝa sociordo, malbonajn labor- kaj loĝejojn, ktp.

Ĉi motivoj direktis al organizado de laborista fotografista movado. Dum somero de pasinta jaro organiziĝis en Berlin kaj Hamburg la unuaj grupoj kaj baldaŭ sekvis aliaj. Jam en la aŭgusto 1926 aperis la unua gazeto «Der Arbeiter-Fotograf» (La laborista fotografisto) kaj nun la juna movado posedas firman bazon: La monate aperanta gazeto instruas la legantojn pri teknikaj k. praktikaj demandoj (krome ankaŭ bildkritikado). Dum la landa konferenco estas ellaboritaj statuto k. laborprogramo. La salutleteroj al ĉi konferenco kaj la diverslandaj delegitoj montris, ke ankaŭ en aliaj landoj sin rimarkigas la laboristaj fotografistoj. En Sovetio ekzistas jam sufiĉa kvanto da bone laborantaj fotokorespondantoj.

Nun ankoraŭ la laborprogramo, akceptita dum la landa konferenco:

«La unuiĝo de la Laboristaj Fotografistoj dum la batalo de la internacia laborista klaso fariĝis necesa, ĉar la kapitalista gazetaro uzas la teknikon de la fotografio per multegaj ilustritaj gazetoj por politika influo kaj spirita subpremo de la amasoj.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

La taskoj de la unuiĝo estas:

  1. Instruado de Laboristaj Fotografistoj.
  2. Plibonigo de l’ scio kaj arta kompletigo de la Lab. Fotografistoj.
  3. Popolklerigado en la senco de l’ proletara klasbatalo per plej larĝa bildinformado kaj raportado pri ĉiuj aferoj a) el ĉiuj laboristaj sportgrupoj kaj proletaj kulturorganizoj, b) loĝejoj, c) socia higieno, d) laborejoj kaj la laboro, e) sanigaferoj kaj servo, f) laborista movado.
  4. Kreado de arĥivo (gazetoj, libroj, broŝuroj, bildoj) por instruado kaj statistikoj, libro kaj bildokritiko en la asocia organo.
  5. Influo de la laborista movado per aktualaj bildraportoj.
  6. Plifortigo de la klerigo inter la virinoj kaj inter la laboranta kamparanaro per bona ilustrado de ilia vivo.
  7. Kunmetado de certaj lumbildserioj.
  8. Kreado de Lumbild-centrejo.
  9. Aranĝo de fotografaj ekspozicioj.
  10. Internacio fotografa.

Werner (Essen).

★

La elmigrado el Estonio

Tagon post tago la stato de la laboristoj en Estonio pli kaj pli malboniĝas. Regas senlaboreco kaj tial salajroj en malmultaj ĉi tie restantaj entreprenoj estas tre mizeraj. Profesiaj unuiĝoj preskaŭ ne ekzistas, ĉar ilin severe persekutas la registaro.

Pro tio nun tre disvastiĝas elmigrado. Oni elmigras en Brazilion, Aŭstralion, Sovetion kaj Usonon. Plej multaj elmigris en Brazilion, ĉar tien oni povis esti enveturigitaj senpage, sed post kelka tempo de kreskinta elmigrado la registaro malpermesis ĉi tiun elmigradon. Poste la lavango de elmigrado direktis si[nelegebla] Aŭstralion. Laŭ statistiko en jaro 1926 la nombro de estonaj enmigrintoj montris ¼ el ĉiuj enmigrintoj esceptante la anglojn.

Antaŭ nelonge en ĉefurbo Tallinn la usona konsulo anoncis, ke estas komencita enskribado de dezirantaj elmigri en Usonon. Ĝis sekvinta tagmezo estis enskribitaj 1500 personoj kaj tiam konsulejo ĉesis enskribadon kaj anoncis, ke elmigrontoj jam sufiĉas por 10 jaroj…

En Usonon kaj Aŭstralion povas elmigri nur personoj havantaj 50 000 ĝis 150 000 mk. Taga salajro de simpla laboristo estas nur 100—200 markoj. Nun grupo da senlaboruloj direktis sin al la registaro kun peto forigi malhelpajn leĝojn pri elmigrado kaj subteni la elmigradon de senlaboruloj. Kompreneble la registaro tiun ĉi proponon ne subtenos. Burĝaj ĵurnaloj jam elkalkulis: se elmigrado tiel daŭros, tiam post 3 ĝis 4 jaroj la tuta, malfacile pere de Ligo de Nacioj ricevita, pruntedonaĵo estos forveturigita kun elmigrantoj. Kaj tial oni diligente serĉas metodon por tute malebligi elmigradon.

Sed laboristoj klare komprenas, ke malbonstato el Estonio nur tiel estus forigita, se… burĝoj mem kune kun sia registaro elmigrus; aliokaze ilin laboristoj devigos forlasi la regadon! (8218)

MAKEDONIO

La lando de larmoj kaj suferoj

(Fino.)

La teroro de registaro kaj politiko de asimiligado

Politiko de Belgrada registaro celas asimiligon de makedonoj je serboj. Tiudirekte laboras ĉiuj «popolklerigaj» institucioj, speciale pagataj de la registaro. Estas fonditaj specialaj organizoj kun tia tasko. La sukcesoj «bedaŭrinde» ne estas kontentigaj por la ŝovinistoj, ĉar eĉ plej junaj infanoj demanditaj respondas ke ili ne estas serboj. Kion oni ne povas fari vorte, tion oni faras perforte — la imperialistoj efektivigas siajn taskojn. Malpermesite estas al makedonoj baptadi siajn infanojn per nomoj kiujn ili mem deziras. En la preĝejoj estas pendigitaj tabeloj kun nomoj (ĉirkaŭ 40 sume) prenitaj el nacia kaj eklezia historio de Serbio, kaj devige estas por ĉiuj uzi ilin. Ankaŭ al la plenaĝuloj estas malpermesite, ke ilia familia nomo finiĝu per «-ov» kiel la bulgaraj. Ĉiu makedono devas sian familian nomon finigi per «-iĉ», ĉar ĝi estas serba!… Kiel vi vidas, barbaraĵoj, delonge eble forĵetitaj en kulturaj landoj. Malplej granda signo de malobeo estas sufokata terure.

Speciale kiam okazas elektoj, la teroro superas ĉion viditan. Ne estas permesata la kontraŭ-registara listo. El vilaĝo al vilaĝo iras policistoj kaj ordonas, ke tuta popolo voĉdonu por registaro. Se iu kontraŭe faros, tiam li estos akuzata pri «renverso de la monarĥio» kaj ŝtato. Malgraŭ tiu teroro, dum unuaj postmondmilitaj elektoj en 1920, Makedonio voĉdonis por Komunista Partio Jugoslavio elektinte 19 deputitojn komunistajn.

La signoj de malobeo kaj ribelo

Kontraŭ tia senleĝa terorismo de serba imperialista registaro, staras heroaj filoj de makedona popolo. Tiel, preninte pafilon kaj bombon, la malriĉaj kamparanoj iras montojn kaj tie renkontas kaj mortpafas siajn subpremantojn. Eposa estas ilia batalo kaj ĝi restos en historio. Dek tiaj herooj batalas surmonte dum kelkaj tagoj kontraŭ tutaj batalionoj da ĝendarmoj kaj soldatoj.

Dum jaro 1923 en Bitolja (Monastira) distrikto estis malkovrita nelegala organizo makedonia kaj kondamnitaj ĉirkaŭ 800—900 kamparanoj. En Ŝtip, Koĉani kaj aliaj apudlimaj urboj estas ĉiutage malkaŝataj tiaj organizoj. La teroron ĉe tiaj okazoj povas ĉiuj K-doj imagi! Tie ne estas elektataj iloj… Nur en unu vilaĝo nomita Gardan, dum 1923 jaro estis meze de vilaĝo, antaŭ la okuloj de iliaj edzinoj kaj infanoj, aĉe mortigitaj 20 vilaĝanoj. Tiajn krimojn helpas speciale fondita kaj pagata organizo ŝovinista nomata

«Nacia defendo»

Plej nigraj estas la agoj de tiu ĉi organizo. Ĝi mortigas ĉiun, kiu estas ribelema kaj liberpensema.

En apudlimaj lokoj estas organizitaj «flugbatalionoj» de tiu organizo, kiuj bruligas tutajn vilaĝojn. Antaŭnelonge estis bruligita unu vilaĝo, kies peko estis, ke dumnokte venis ribelintaj filoj al siaj patroj, por preni nutraĵon k. a. Ĉi organizo estas financata de ŝtato, sed lastafoje komencis praktiki alian metodon. Ĝi sendas anonimajn leterojn al riĉaj homoj postulante ian monsumon. Se ne — mortpuno… Tiel pasintjare estis surstrate mortpafitaj tri turkoj en urbo Prilep. En Skoplje ankaŭ ricevis leterojn multaj judoj kaj bulgaroj.

Laborista movado gvidanto de subpremita popolo

En supre priskribita stato, la laborista movado estas tre malforta. Ĝi estas persekutata de ĉiuj flankoj. Sed nun, ĝi prenis ankaŭ la liberigon de Makedonio en siajn manojn. Ĉe la lastaj elektoj jam ĝi ekparolis pri la sendependeco de Makedonio kaj havis gravajn sukcesojn. La makedonia popolo kvazaŭ ekposedis flugilojn. Ĝi nun turnas siajn okulojn al Sovetio kaj tutmonda Proletaro, esperante ke ĝi ne estos forgesita en ĝia batalo por la libero.

Jug. SAT-kor.

Mortoj … mortoj …

La ĉiutagaj ĵurnaloj publikigas jenan statistikon, kiu elokvente parolas por si mem. Naskiĝis en Dresdeno dum aprilo 678 infanoj; el ili estas 180 de gepatroj ne edziĝintaj.

Mortis dum la sama monato 587 personoj. El ili 71 en la unua jaro, 80 pro pulmmalsano 50 pro kancero, 18 pro akcidento, 26 mortigis sin kaj aliaj pro aliaj malsanoj. Evidentaj estas la mortoj de infanoj dum la unua jaro. Per tio ni vidas, oni ne publikigis tion, ke la infanoj en la unua jaro aŭ jam suferis pro mal-

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

sato, aŭ la patrinoj devis labori ie, iel, anstataŭ zorgi pri siaj infanoj.

La memmortigoj pentras la plej bonan bildon de la mizerego ekzistanta en Germanio inter la… Laboristaro. Aliflanke oni povas vidi, ke la kafejoj kaj dibocejoj de la burĝaro estas plenplene okupitaj. Tamen abunda mizerego…? Jes… kaj certe ankaŭ estas, ke preskaŭ ĉiuj memmortigintoj estis aŭ laboristoj aŭ maljunuloj, ne plu laborpovaj, aŭ al kiuj oni ne plu povas doni laboron pro…? Tio estas nur statistiko de unu urbo. Se oni volus publikigi statistikon pri Tutgermanio, la nombro de la memmortigintoj eble centobliĝus. Estus necese, ke la Laboristaro finfine kreu al si sociordon, en kiu ne regas tiaj cirkonstancoj… Do, Laboristaro tutmonda kuniĝu, renversu la sociordojn kapitalistajn. Esperanto estu la rimedo, kiu kunigos nin, por atingo de ĉi nepra celo.

Renversemulo E. H. (5827).

★

EL SVEDIO

La 5-an de majo oni okazigis ĝeneralan kalkuladon de la senlaboruloj en Svedio, por ĝuste sciiĝi pri tio: kiom da senokupaj gelaboristoj troviĝas en la lando. Anoncis sin ĉirkaŭ 65 000 senlaboruloj tamen ne ĉiuj senlaboruloj sin anoncis, ĉar certaj formalaĵoj kaj inerteco ĉe iuj detenis multajn, kiuj sin ne anoncis. Kaj se oni alkalkulas la familianojn de la senlaboruloj, la nombro de suferantoj pro senlaboreco estas tre granda.

* * *

En la vico de reakciaj leĝoj, kiujn nuntempe la reakciuloj en multaj landoj kreas kontraŭ la laboristaj profesiorganizoj, ankaŭ la svedia registaro intencis prezenti en la parlamento leĝprojekton kontraŭ la strikrajto ktp., sed pro ia kaŭzo, eble pro la akra kritiko de la laboristaj organizoj, ne estas metita antaŭ la parlamenton ĉi jare la projekto. La registaro enpoŝigis ĝin ĝis alia pli bona okazo. Dezirinde estas, ke ĝi bonvolu por ĉiam enterigi tiun fiprojekton, kiu nur fariĝus nova klasleĝo, se ĝi estus akceptita. (994)

Anarkiista movado en Ĉinio

(Laŭ Ino)

Dum la nacia Revolucio multaj anarkiistoj aliĝis al Kuo Ming Tang. Depost la interbatalo de Kuo Ming Tang kun la Bolŝevismo, la anarkiista movado plivigliĝis. Multaj anarkiistoj propagandas siajn principojn inter la popolo. La popola batalfederacio nuntempe atingis grandan disvolviĝon. Ĝiaj regionaj fakoj kaj la neorganizitaj K-doj decidis tre intense propagandi niajn principojn en kaj ekster Kuo Ming Tang. Nuntempe la Federacio alvokas siajn regionajn fakojn organizi Asocion Anarki-Sindikatisman por studi kaj propagandi ĉi tendencon.

En n-o 3, vol. II de monata gazeto «Popola Batalilo» estis speciale dediĉita al laborista movado kaj aperis en pligrandigita formato. Krom multaj raportoj pri laborista movado tutmonda, ĝi enhavas artikolojn pri historio, principoj kaj taktiko de l’ anarki-sindikatismo. La gazeto eldonas nun du librojn dediĉitajn al la sama demando. Unu el ili estas la «Anarki-Komunista Manifesto» de M. Novomirskij, tradukita de K-do Lu Chien Bo; la dua estas la «Ekonomia Determinismo kaj Scienca Anarkiismo» verkita de Lu Chien Bo. La lasta verko konsistas el ses partoj: 1. La ekonomia determinismo kaj scienca anarkiismo»; 2., 3. kaj 4. La eltrovo de maŝino, industria revolucio kaj revolucio sociala; 5. Behaviorismo kaj anarkiismo; 6. Anarkiismo kaj la teorio de idea libero. Aliaj libroj kaj libretoj sekvos.

Krom la Popola Batal-Federacio, ankaŭ la eldonejo «Evangelio de l’ Popolo» eldonas sian monatan gazeton kaj nun ĝi aperigis du libretojn. La unua estas «Alvoko al junularo ĉinia» de K-do Tien Ŝin; kaj la dua estas «Evangelio de l’ horo» tradukita el franca lingvo¹). La K-doj el Kuo Ming Tang eldonas semajnan revueton «La Revolucio».

Shanghai, 6. 5. 1927. Lu Chien Bo.

Adreso de l’aŭtoro: Lu Chien Bo, c/o Mr. Wos You Ka., P. O. Box 1387, Shanghai.

¹) Ekzistas ankaŭ esperanta traduko, el kiu ĝi estas retradukita ukrainlingven kun titolo «Evangelje ĉasu». — N. de la Red.

El la laborista vivo en germana urbo Chemnitz

(Fino.)

Laborista sporto

depost la revolucio tre evoluis kaj etendis sin sur ĉiujn sportofakojn. Sporto tre allogas la amason. Povas okazi, ke amasego da laboristoj entuziasme partoprenas pilkludan konkuron kaj poste malvarme preteriras revolucian manifestacion. Pli ol ie ajn en sporto minacas troigemo je malprofito de la politikaj taskoj de l’ Laboristaro. Sendube korpaj ekzercoj necesas al proleto, sed ili ne okupu la tutan forton kaj tempon de la laboristsportuloj!

Proletaro kaj religio

Pri tio oni bedaŭrinde ne povas diri ĝojigajn faktojn. Malgraŭ la militkrimoj kaj kontraŭproleta agado de la kristana eklezio la laboristoj ne eksiĝas. Nur malgranda parto el ili forlasis la eklezion. Laŭ nuna leĝo sufiĉas simpla deklaro de eklezia eksiĝo ĉe administracio urba, sed oni hezitas. Ankoraŭ pli bedaŭrinda estas la fakto, ke la popolo plejparte plue partoprenigas siajn infanojn je religia instruado en la lernejoj. Sufiĉas simpla deziresprimo de la gepatroj ĉe la koncerna lernejestro, ke ilia infano partoprenu, anstataŭ religia, mondrigardan instruon, sed en Chemnitz nur 10 % el la tuta lerneja infanaro ne plu aŭdas la ekleziajn mensogojn. Precipe virinoj estas la baroj por spirita liberigo. Kial? Ĉar multaj laboristaj edzoj tute burĝece opinias, ke la virinoj estu nur dommastrinoj! Sed ne pensu, ke tial la popolo laborista kredas je dio aŭ vizitas preĝejojn! Tute ne! Nur la tradicia sento kaj la mankanta kuraĝo je novaj vivoformoj detenas ilin de lastaj konsekvencoj.

Sed la nombro de la liberpensuloj, kiuj anstataŭas la ekleziajn solenojn ĉe bapto, edziĝo, enterigo ktp. per pli indaj festoj iom post iom kreskas. Do ne mankas konsolo por la estonteco!

Laborista klerigado

La laboristaj partioj kaj sindikatoj multajn klerigajn kursojn aranĝas, ĉu vespere, ĉu sabate kaj dimanĉe en urbaj kunvenejoj aŭ laboristaj hejmoj sur la kamparo. Ĉi kursoj temas ĉefe pri politikaj kaj ekonomiaj demandoj, sed ankaŭ kulturaj problemoj estas pridiskutataj. Ankaŭ la urba konsilantaro per subvencioj al klerigaj institucioj (popola vespera akademio, popola klerigkomitato k. a.) helpas al proleta edukado. Kompreneble ĉi lastaj ne havas pure proletan, sed ankaŭ pli malpli burĝan tendencon. Ekzistas urbaj lernejoj por laboristoj, kiuj funkcias kiel konsilantoj por lernigi al ili ion pri laborista juro, fabrika scienco ktp.

Rekomendinda libro kontraŭ milito

Ĵus aperis la dua volumo de «Militon kontraŭ milito!» (Krieg dem Kriege) en eldonejo ADGB, Berlin S 14, Inselstr. 6 (Germanio). Ĉi tiu libro devus aparteni al libraro de ĉiu laboristo kaj socialisto! Per bildoj (bonaj fotoj) montras la verkisto la «belegan gloron de milito». Ne gloro estas la fino de herooj, sed fimortiĝo, teruro kaj barbareco, jen kion montras la verko de Ernst Friedrich (la aŭtoro). Ĉiu homo legu tiajn librojn! Kaj tiam ĉiu konos la militon; kiel ĝin vidis la batalintoj mem. Same ĉiu vidu, kiel la «sinjoroj» ofte vivadis. La teksto paralela estas verkita kvarlingve germane, france, angle, holande. Ĉiu laboristo-esperantisto sendu peton al la eldonejo kaj verkisto, por ke krom la 4 naciaj lingvoj ankaŭ estu uzita esperanto! Laŭ venko de la socialismo estas malhelpata denove per la voko «Vivu milito!» Pro tio estu nia devizo: «Kontraŭbatalu la militon!» Kaj la nomita libro estas akra armilo en nia batalo. (1851)

— pàgina 5 —

Ankaŭ multaj lab. kluboj okupas sin pri klerigaj celoj. Ekz. radioamatoroj. Krom teknikaj ekzercadoj ili penas influi la sendstaciojn en proleta senco. Aliaj kluboj celas plibonigi la popolan sanon, sekshigienon (infanlimigon), alkoholabstinencon, prezentadon de malkaraj, liberecaj spektakloj, k. s. Kantemaj kaj muzikon ludantaj proletoj ariĝis por eluzi ĉi artojn en deca maniero. Mi ne forgesu mencii la esperantogrupon, kiu vigle plugas sian kampon.

Konsumkooperativo

nombras ĉ. 30 000 anojn. Lastjara vendsumo estis 11 milionoj da markoj. Kooperativaj butikoj troviĝas en ĉiuj kvartaloj.

Domkonstruado

okazas daŭre per laborista kooperativo. Oni konstruigas kutime domarojn konsistantajn el kelkdeko da duetaĝaj dometoj kun komunaj elektra lavejo, ludejo, kunvenejo.

Proletaj festoj

kutime tre similas al burĝaj festoj. Drinkado, prezentado de burĝaj sensencaĵoj… Nur malofte, precipe ĉe junulaj festoj, oni sentas novan klaskonscian spiriton.

Kiel la laboristoj pasigas sian liberan tempon

Pri tio, kion faras vespere kaj dimanĉe la aktivuloj en partioj, sindikatoj, sportmovado ktp. mi ne bezonas multon diri. Certe vi, kara leganto, scias tion per propraj spertoj.

Multaj okupas sin en siaj ĝardenoj. Multaj ĝardenaroj troviĝas ĉe nia urbo. Ĉiu entenas kelkdekon da ĝardenetoj ĉ. 100—200 kvadratmetrojn ampleksantajn kun ligna dometo. Unu ĝardenaro havas komunan infanludejon kaj — bedaŭrinde — ankaŭ bierejon, kiu tre malbone efikas.

Aliaj dimanĉe migras kamparen kaj sufiĉe granda nombro malbonuzas kaj malŝparas sian libertempon restante en drinkejoj. Senĉesa edukado kaj edukado devas malgrandigi tiun ĉi parton de stultuloj.

Jen mi priskribis iom el la vivo de nia urbo. La raporto ne estas kompleta, sed mi ĝojus, se ĝi iel sukcesis interesigi la alilandajn K-dojn, kiujn mi fratece salutas! (3018)

Latina alfabeto en Turkmenio

Latina alfabeto en Turkmenio estos enkondukita pli rapide, ol en aliaj turkaj respublikoj de Sovetio, dank’ al aro da jenaj objektivaj kondiĉoj:

Malgranda elcento de legoscia loĝantaro faciligas plenumon de tiu ĉi reformo, ĉar amasoj ne devos relerni novan alfabeton; plue, — ne granda kvanto da nacia literaturo permesas reeldoni ĝin sen grandaj monelspezoj. Forestas en Turkmenio ankaŭ influa pastraro kaj forta burĝe-nacia intelektularo, kiuj malhelpus al ŝanĝo de alfabeto.

Speciala Komitato por enkonduko de latina alfabeto kaj Regna Scienca Konsilantaro ellaboris projekton de nova turkmena alfabeto, konsistanta el 31 signoj. La 16. 5. 1927 la projekto estis konfirmita. Tutunia Akademio de sciencoj akceptis ĝin kiel unu el la plej bonaj. En kompilado de la alfabeto partoprenis membro de Turkmenia Regna Scienca Konsilantaro K-do Pocelujevski, — malnova esperantisto kaj SAT-ano 4940.

Instruado de la nova alfabeto ĉi jare komenciĝos en ĉiuj lernejoj, kursoj, teknikumoj ktp. La necesa nombro da instruistoj jam estas preparata. Jen ankoraŭ unu salutinda sennaciiĝa paŝo.

S. Bojev, Aŝhabad.

SKLAVARO

L. Vilimek-Zlicansky

I.

Mateno vekiĝis malproksimoriente kaj el la ĉielruĝo eliĝis la brilanta suno, supozante en sia boneco, ke kiam ĝi ekbrilos kaj disverŝos agrablan varmon sur la tutan malgrandan teron, ĉiuj kreaĵoj akceptos ĝin egalmezure kaj ĉiuj same pri ĝi ĝojos.

Sur granda foirplaco estis tumulto ankoraŭ antaŭ ĝia elirejo kaj jam dum krepusko eniradis ĉi tien silentaj, malgajaj homoj, super kies kapoj estis svingataj rimenoj kaj klakis vipoj.

Ankaŭ aŭdiĝis ĉi tie infana ploro — eĉ ekkrio de plenaĝulo, sed pli da bruo faris aliaj voĉoj:

— Vipobatu lin! — Sklavon! Viposvingu!

— Ne viposvingu lin! — Ne vipobatu! Mi ordonas tion! Antaŭ vespero vi ja povos ankoraŭ tion fari.

Sed — malgraŭ la malpermeso tuŝegis la rimenoj brilan korpon de iu — kaj plorsingulto, ĝemspiro aŭ eĉ kolera ekmurmuro estis al la resonoj.

Tio estis sklavaro.

Venigis ilin vendistoj, kiujn logis la profito kaj aĉetemuloj estis ja sufiĉe multaj.

Duonblindiga suno, lumiganta la foirplacon, ekvidis longajn vicojn de kunligitaj homaj estaĵoj, de blanka kaj nigra koloro, ambaŭ-seksaj — kaj tial ne estis stranga al ĝi tio, ke apud duonnudaj, turmentitaj patrinoj, ankaŭ iris knabetoj kaj sidis malgrandaj, nenion en ĉi tiu eksterordinara vivo komprenantaj infanoj.

Kaj ĉirkaŭ ĉi vicoj kuradis servistoj de la sklavkomercisto kun nodhavaj vipoj en la manoj, klakante per ili super kapoj de timigitaj infanoj de la sklavaro. Plenaĝuloj ne timis ilin, ili kutimiĝis jam al tio kaj bato eĉ pli forta ĉesis efiki la skurĝitajn korpojn.

Krom la servistoj, ĉirkaŭkuradis tie ĉi ankaŭ sklavkomercisto — estro, granda sinjoro, ĉar pli granda ol dio, pli potenca ol suno. Lin timis liaj servistoj, kiuj flate trudiĝis al li kiel hundoj, kuŝintaj apud liaj piedoj, atendante petrigarde lian — solan rideton — ĝuste tiel, kiel tion faras la hundoj. Nur la sklavaro ne sopiris lian ekridon. Ili ne avidis ĝin ĝuste tial, ke li malŝatis ilin kiel senvaloran difektaĵon — escepte, ke li povis ilin uzi por laboro sur plantejoj kaj ke per vendo de iliaj vivaj korpoj li rikoltis riĉaĵojn — amasigis brilan oron. Kaj tial — sole pro tio — li kriegis al siaj kanajlservistoj: «Ne viposvingu! Ne vipobatu! Mi tion ordonas!» — Sed por ilin kvietigi, li konsolis ilin per pluaj vortoj: — antaŭ vespere vi ja povos tion ankoraŭ fari.

Vespere — jes vespere — ili kompensos sin sur la restintaj, kiujn li ne povis vendi, ĉar ili jam estis maljunaj, malgrasaj, nekapablaj sklavoj, laboreluzitaj kaj turmentitaj pli ol mulo. Jes, tiuj, taŭgaj nek al laboro, nek al vendo — estas bonaj sub vipo kaj nodo.

Nur tiuj, kies muskoloj brilis pro forto, la vangoj ridis pro freŝeco, malgraŭ tio, ke ili estis skurĝitaj, nur tiuj estis multe vendataj. Ili estis freŝa komercaĵo, al kiu ordinare donis la vendanto kiel aldonaĵon la maljunan, senvaloran, vivan formetindaĵon. Sed al ili donadis li ankaŭ multekostan superpezaĵon — ne senpage — la infanojn, infanojn de blankaj kaj nigraj sklavoj — junajn, maturiĝontajn sklavetojn …

Do ĉi tiuj estis plej multe aĉetataj, kiam plene tagiĝis kaj la suno lumigis vastan foirejon, kien venadis aŭ surĉevale alrajdante, aŭ lasante sin alporti sur portiloj, dioj de l’ oro, mastroj, sklavkomercistoj. Ili estis aĉetataj pro tio, ke estis sanaj, fortaj, muskolhavaj kaj seninteresa sklava rigardo ilia ne faris impreson, ke ĉi tiuj kreaĵoj ne fartis bone, ke ili ne satmanĝis, almenaŭ dum du monatoj antaŭ ilia vendo.

Dum la tuta sunbrila tago daŭris la tumulto, krio kaj kruela marĉando inter vicoj da sunbrunigitaj, al tero klinitaj korpoj, kiuj vespere alvenadis la hejmojn de la novaj estroj, sub aliaj, pli akraj skurĝoj, al novaj manĝujoj, en kiujn oni la nutraĵon al ili donadis kaj komencadis novan laboron, por kiu ili estis «kreitaj».

Ĉe la nova estro ripetiĝadis la sama vivo kiel ĉe la malnova. Kiam ili plej multe laboregis, estis pleje vipobatitaj kaj malpleje nutrataj. Sklavo estas ĉiam por labori, ne por manĝi. Sed kiam la estro vidis, ke sklavojn li plu ne bezonas, li komencis ilin indulge trakti, nutri ilin per pli satiga manĝaĵo — kaj post iu tempo forkondukis ilin ree tien, kie li ilin akiris, al la foiro …

Tradukis M. K.

(Daŭrigota)

— pàgina 6 —

SENNACIULA RADIO-PAĜO

La programo de SAT-Radio-Sekcio

Dum la leningrada kongreso estis decidita starigo de SAT-Radio-Sekcio, ĝia provizora gvidantaro estis elektita kaj… Pardonu! Tiu vorto «kaj» estas tute superflua, ĉar nenio plue «kajis». La Sekcio malagas, kvazaŭ ĝi estus unu el tiuj sennombraj burĝaj «societoj», kiuj estas ial fondataj, havas neniajn taskojn kaj mortas antaŭ sia naskiĝo. Tamen la Radio-Sekcio de SAT havas taskojn, taskojn tre gravajn por la ĝenerala sennaciiga laboro. Ĉi tie mi penos plej koncize, nur per aludoj pensigaj, skizi la eventualan laborprogramon de l’ Radio-Sekcio. Tio ĉi ne estas programo plenumota de la sekcigvidantoj. Ne! Ĉi tie simple estas montrataj vojoj, kiujn povas sekvi ĉiu SAT-ano-radiisto. Sisteman programon kun artikoloj, paragrafoj, subparagrafoj, punktoj ktp. ellaboru la komitato de l’ Radio-Sekcio mem.

Laŭ mia opinio la laboro de SAT-radiistoj devas celi:

  1. Sennaciecigon de radiodisaŭdigoj.
  2. Radiistigon de SAT-anoj kaj de laboristoj ĝenerale.
  3. SAT-anigon de radiistoj-laboristoj.

Mi klarigu. La nunaj programoj de radiodisaŭdigoj de la pliparto el la ekstersovetiaj sendiloj estas tute kontraŭaj al SAT-spirito: religiaj predikoj, diservoj, paroladoj de ministroj pri naciecaj temoj, ludado ĉefe de naciaj muzikaĵoj, nur malofte de eksterlandaj komponistoj. Per protestleteroj, gazetartikoloj, manifestacioj oni atentigu la Laboristaron pri tiu ĉi danĝera flanko de radiodisaŭdigoj.

Sed necesas krei grandan proletan radioaŭdantaron, kiu povu dikti sian volon al la disaŭdigaj societoj. Por tio oni devas propagandi Radion inter laboristoj, vulgarigi sciojn pri ĝi, instrui konstruadon de malkaraj Radio-riceviloj (ŝajnas, ke en ĉi rilato la okcidentaj radiistoj povus multon ellerni ĉe siaj sovetiaj kunfratoj). Sed varbante laboristojn al radio, oni ilin samtempe SAT-anigu, montrante al ili la grandan sennaciigan signifon de radio, oni ilin esperantigu, pruvante la necesecon de internacia lingvo por radio, «kies ondoj nek pasportojn, nek landlimojn konas».

Plej facile estas radiistigi la plej konsciajn laboristojn, — SAT-anojn. Tial oni komencu per tia interna propagandlaboro. En ĉiu SAT-ĉeleto, inter kies anoj troviĝas radiisto, li faru propagandon kaj instruu pri radio.

Aliparte oni ne malatentu laboristojn jam radiistiĝintajn. Oni SAT-anigu ilin individue kaj kolektive en laboristaj radio-kluboj.

Fine, dum la SAT-radio-movado ankoraŭ ne fortikiĝis, oni profitu la ekziston de neŭtralaj esperantistaj radio-organizoj. Tiel, ekzemple, la leningrada kunsido de SAT-Radio-Fako ĝuste decidis reciprokan helpon kun la Internacia Radio-Asocio; parizaj SAT-anoj, ekzemple, ofte partoprenas kunsidojn de la neŭtrala Radio Club Esperantiste de France…

Jen kia estas mia persona opinio tro rapide skizita. Mi volus, ke K-doj eldiru la sian. Ĉu ili aprobas la programbazon ĉi supran? Kion ili trovas en ĝi ŝanĝinda, foriginda aŭ aldoninda?

Alo! Mi aŭskultas!… E. A. (2043)

*

Finfine la televidado estas realigita!

La televidado, t. e. vidado je distanco de objektoj kaj vivantaj estaĵoj, eĉ moviĝantaj, estas nun praktike solvita problemo.

Oni ne konfuzu du esence diversajn aferojn: la telefotografadon kaj la televidadon. En la unua temas ja nur pri kvazaŭa «kopiado je distanco» de senmovaj (almenaŭ ne ŝanĝantaj sian aspekton) bildoj, dokumentoj, fotografaĵoj ktp. Tiu ĉi «kopiado je distanco» necesigas ian tempon dependantan de la grandeco de la kopiata surfaco, de la precizeco kun kiu oni volas ĝin kopii kaj, memkompreneble, de la uzata sistemo (ĉar ekzistas multaj praktike uzataj sistemoj de telefotografado). Tiel, ekzemple, vi povas eniri en Lyon’an poŝtejon, stenografe skribi grandan leteron sur malgranda peco da papero kaj post kvin minutoj en pariza poŝtejo ĝi estos precizege rekopiita. Tio kostos eĉ al vi malpli kare, ol telegramo! Vere temas ĉi tie pri perfadena komunikado, sed la sama procedo povas esti uzata ankaŭ por senfadena telefotografado. La problemo estas jam delonge praktike solvita (la unuaj laboroj jam klare montrintaj la nun uzatajn principojn estis faritaj en 1847 de Blakwell). Nun la gazetoj, bankistoj, komercistoj k. s. tre ofte uzas por siaj bezonoj la telefotografadon. Eĉ la sovetia radio-amatora gazeto Novosti Radio (Novaĵoj de Radio) priskribis en siaj kelkaj lastaj numeroj, kiel oni povas memkonstrui tre malkaran radio-aparaton por bildricevado.

Sed nur lastatempe la scienculoj kuraĝis ataki pli malfacilan problemon: la televidadon. Lastjare multaj el ili jam sentis sin tute proksimaj de l’ celo kaj vera konkuro estiĝis inter ili. Ĉiu penis realigi la aferon antaŭe, ol lia najbaro. Certe la naciismaj sentoj ludis en tiu paca batalo gravan rolon. Bird en Anglio, Belin en Francio, Karolus en Telefunken-Kompanio en Germanio, Bell Telephone Company en Usono kaj multaj aliaj rapidis al celo. Ĉiutage la ĵurnaloj informadis pri la «fina solvo de l’ problemo pri la televidado» kaj pentradis la belajn bildojn de l’ estonteco, kiam ni povos vidi nian pertelefonan kunparolanton, vidi kaj aŭdi teatro- aŭ kino-prezentadon … sidante hejmen … Sed la eksperimentoj pruvadis, ke la afero ankoraŭ ne estas finaranĝita.

La 7-an de aprilo 1927 en Usono estis publike montrita procedo fine solvanta la problemon. Ĝin ellaboris tuta aro da inĝenieroj de l’ American Telephone Company kaj de la riĉaj laborejoj de Bell Telephone Company. Precipe dankinda estas la fizikisto Herbert E. Ives, konata per siaj esploroj pri optiko kaj elektro, filo de Frederic E. Ives, la eltrovinto de l’ procedo de fotokliŝado (per kiu estas nun eble doni rapide fotografaĵojn en ĵurnaloj; ankaŭ Sennaciulo uzas ĉi tiun procedon).

Neniel intencante malgrandigi la meritojn de la inĝenieroj, ni tamen rimarkigu, ke propradire ili ne eltrovis ion principe novan, sed nur sukcesis finaranĝi aparatojn bazitajn sur la jam konitaj fundamentaj principoj.

Gravas tamen la fakto, ke nun oni fine povas vidi je distanco. Tio estas mirindega venko de scienc-tekniko! Kion dirus niaj praavoj, se ili povus ĉeesti la memorindan kunsidon okazintan la 7-an de aprilo posttagmeze en New-York. Dum tiu ĉi kunsido la usona ŝtata sekretario Hoover parolis el sia ministeria kabineto en Washington kun s-ro Walter S. Gifford, prezidanto de American Telephone Company, kiu troviĝis en la salono de la kunveno.

S-ro Gifford havis antaŭ sia telefonaparato malgrandan ekranon sur kiu li konstante vidis sian kunparolanton kaj povis observi ĉiujn liajn movojn kaj gestojn.

Post kelkminuta interparolado s-ro Gifford petis s-ron Hoover diri malgrandan paroladon al la ĉeestantaro kaj post la jesa respondo, la ricevo estis transportita sur pli potencajn aparatojn. Tiamaniere post kelkaj minutoj la ĉeestantoj povis vidi s-ron Hoover sur granda ekrano kaj aŭdi lian voĉon el la laŭtparolilo. La videbleco estis perfekta. Ĉiu movo de vizaĝmuskoloj estis klare videbla.

Post la parolado de s-ro Hoover, por montri, ke la sama procedo povas esti uzata ankaŭ senfadene, oni finis la kunvenon por senfadena transdonado koncerto el la stacio de l’ American Telephone and Telegraph en Whippany. Sur granda vitra ekrano oni klarege vidis la muzikistojn kaj la laŭtparoliloj ĉarmadis la ĉeestantojn per la plej negra muziko.

Tiamaniere estis bonege pruvita la ebleco de praktika «Televidaŭdado».

Flipps Balanced.

*

Praktikaj konsiloj

Neniam tuŝu detektoran kristalon per fingro. Plej malgranda kvanto da graso malfunkciigas ĝin.

* * *

Estu ĝentila en etero! Ne fajfu trokuplante la reakcibobenon. Vin ja tiamaniere fajfigas ankaŭ la ricevilon de via najbaro.

— pàgina 7 —

TRA ESPERANTIO

ESPERANTO EN «A-I-Z» (LABORISTA ILUSTRITA GAZETO TUTMONDA)

Ĵus aperis unua n-ro de «Laborista Ilustrita Gazeto Tutmonda» kun klarigoj de la bildoj en esp-o. La «AIZ» estas la plej bona kaj plej valora ilustrita gazeto laborista en tutmondo. Sed ĝi nun nur prove aperas kun esp-subskriboj. Ĉu tio restas por ĉiam, tio dependas sole de la esperantistaro. Eldonkvanto de «AIZ» nun estas jam kelkaj centmiloj. Kian signifon de tiu nova formo de «AIZ» havas ankaŭ por nia movado tutmonda, certe tion ĉiu K-do mem povas tre bone imagi. Nia devo nun estas, zorgi por plej vasta disvendo de «AIZ» en ĉiuj landoj.

Ĉiu K-do tuj ekkolektu abonantojn por «AIZ» kaj mendu la «AIZ» kolektive (adreso sube). Se ĉiu K-do almenaŭ kolektos 10 abonantojn, kio tutcerte por plej multaj K-doj estos tre facila, tiam ni pruvos al Red. de «AIZ», ke la nova formo de «AIZ» estas granda progreso por ĝenerala laboristmovado tutmonda, kaj samtempe ankaŭ nia tutmonda espmovado estos grave antaŭenpuŝata. Do, ekagu! Pri abonkondiĉoj tuj interrilatu kun «AIZ» mem, skribu en esp-o al ĝi. Unuopa abono monata kostas (ekster Germanio) 1.20 mkg.

———

Adreso de «AIZ» estas: Neuer Deutscher Verlag, Willi Münzenberg, Wilhelmstr. 48, IV, Berlin W 8 (Germanio).

RUĜA HELPO GERMANIA

(Rote Hilfe Deutschlands)

Dankas al ĉiuj laboristaj kaj esperantistaj grupoj kaj ĉeloj, kiuj sendis salutleterojn kaj -telegramojn dezirantajn bonsukceson al la II. Tutgermania Kongreso de Ruĝa Helpo.

Specialan dankon kaj saluton al jenaj grupoj: Laborista Klubo de teksistoj, Naro Fominsk, Moskovsk. gub. (K-do?) Oficejo por peresperanta korespondado de l’ Kremenĉuga Sindikata Soveto (K-doj Izgur, Kolĉinski); Lab. Esp. Grupo Nowawes, (K-do Schulze); Loka Mopr kaj SAT grupoj Bourges, Francio (K-do Milleuieux [?]); Lab. Esp. Grupo Paris; Telegramsendintoj el Sebastopolo; SAT-grupo Mannheim (K-do Fredo Beck); kaj aliaj.

Jen la respondo de Centra Komitato de RHG:

Karaj Gek-doj!

Viajn salutleterojn al la II-a tutgermania Kongreso de «Ruĝa Helpo Germania» ni ricevis kaj konigis ilin al la kongresdelegitoj.

Pri via intereso por niaj taskoj ni tre ĝojas kaj esperas, ke ankaŭ estonte estos eble al vi subteni la agadon de Ruĝa Helpo en traia [?] maniero. Por vi kiel esperantistoj havas specialan intereson sciigi pri la fakto, ke la salutleteroj en esperanta lingvo faris la plej etan malhelpon dum tradukado ĉar la enhavo de la leteroj eĉ de neesperantistoj laŭsence povis esti komprenata. La laŭvortan tradukon de la salutskribaĵoj faris volonte Berlina Lab. Esp. grupo tiel, ke ankaŭ per tio ni ricevis pruvon de la ligiteco de la esperantistoj kun Ruĝa Helpo.»

Mi petas konigi ĉi respondon de la Ruĝa Helpo Germania al ĉiuj simpatiantaj lab. grupoj kaj organizoj.

Willi Vildebrand, Berlin. (483)

Daŭrigu la varbadon por Sennaciulo!

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

En Hungario, plej reakcia lando, la esp-a lab. movado bonege progresas. La 13-a jarkunveno de Hung. Esp. Soc. Lab-ista okazis la 8. 5. 27 en Budapest. 68 delegitoj el 24 lokoj partoprenis ĝin. Oficiale salutis senditoj de Soc.-Dem. Partio, Intersindikata Konsilantaro, diversaj grandaj sindikatoj, lab. societoj de alkoholkontraŭuloj, Infanamikoj, Naturamikoj, Federacio de lab. ĥoroj ktp. El la raportoj rezultas, ke malgraŭ la persekutoj de la polico k. de la ŝtataj institucioj, la societo estas nun unu el la plej fortaj hungariaj kulturorganizoj. Jen parolu la ciferoj pri la stato k. pasintjara evoluo de la societo: Membronombro estas 947 aktivaj, 468 subtenantaj membroj k. 38 subtenantaj organizoj en 23 grupoj kaj 34 lokoj de Hungario. La membraro plialtiĝis en 1926 je 30 %. En 1926 okazis 113 elementaj k. 13 progresigaj kursoj kun 1819 partoprenantoj. Estis aranĝitaj 23 propagandaj prezentadoj kun 4100 partoprenantoj k. 7 ekspozicioj kun 2400 vizitantoj. Estas disdonitaj 3600 flugfolioj k. disgluitaj 200 afiŝoj. Aperis 95 artikoloj en 25 diversaj gazetoj. La bibliotekoj enhavas 1660 librojn, kiuj estis uzataj 2006-foje. Bone parolas la lingvon en la societo 532 membroj, iom parolas 415 membroj. La societo akiris por si en la pasinta jaro novan hejmon, kiu troviĝante en mezo de la urbo k. konsistante el tri kontorĉambroj k. kunvensalono, ebligas la konstantan, regulan laboradon de salajrata oficisto. La Sportfako partoprenis pasintjare la grandajn laboristajn festenojn. La administracion trafis 1209 alvenintaj leteroj k. estas forsenditaj 1663 korespondaĵoj. Krom la pasintjara subvencio, Budapesta komunumo ankaŭ por ĉi jaro voĉdonis al la societo 1200 pengojn. La Centra kaso de la societo enspezis 5850 pengojn, kio montras kreskon de ĉ. 150 %. La librovendejo, kiu enspezis pasintjare 7514 pengojn, eldonis krom leterpaperoj kaj kovertoj poŝtkartojn, sigelmarkojn por propagando, ankaŭ gramatikon por komencantoj, novan poemaron de Julio Baghy k. estas nun eldonata granda 370 paĝa Hungaro-Esperanta vortaro.

Tre gravas atenti, ke la elementajn kursojn sekvu progresigaj, kiel tion faris la hungariaj K-doj. Pri malfermo de elementaj kursoj venas multegaj informoj: Salzburg (10 pers., instruas K-do Reiter laŭ «Petro»), Krasnoufimsk (100 p., instr. K-doj Birjakov, Juŝmanov, Korjakovcev), Dnepropetrovsk (3 grupoj), Vjatka (2 grupoj, 25 p.), Sebastopolo, Lodz (35 p., instr. K-do 7075 laŭ «Petro») ktp. Tamen nemultaj estas sciigoj pri superaj kursoj. En Tver 25. 4. 27 finis ŝtatajn instruistajn kursojn 9 Gek-doj (instruis K-do Kondrackij, administrinto K-do Varankin); pedagogiaj kursoj funkcias ankaŭ depost tri monatoj en Sebastopolo. Sed en multaj urboj estas sentata manko de spertaj instruistoj (ekz. en Krasnoufimsk).

Kiel ĉiam, treege helpas la propagandon eksterlandaj esp-aj leteroj. Dank’ al ili esp-o havis brilan sukceson en la Tutgermania Komjunulara Tago en Hamburg, kiun partoprenis kelkmil gejunuloj. Estis ricevitaj 36 leteroj, 9 fotoj k. 3 murgazetoj esp-aj el Sovetio (sole el Kremenĉug sendis 6 K-doj); 4 el tiuj leteroj estis enpresitaj en «Hamburga Popologazeto». En Krasnoufimsk ĉe distrikta komitato de komjunularo estas fondita fako de Labesko. Same en Smolenska regimento la eksterlandaj esp-aj leteroj altigis por ruĝarmeanoj la aŭtoritaton de esp-a rondeto. En Minsk dum «Tago de Sovetia Laborista Gazetaro» en multaj gazetoj aperis artikoloj pri Labesko k. leteroj de eksterlandaj K-doj. En Vjatka la loka gazeto regule uzas servojn de SAT-aparato, enpresante leterojn el eksterlando.

Plej bone oni eluzas la leterojn ne nur enpresante ilian tradukojn en gazetoj sed ankaŭ aranĝante per ili ekspoziciojn. En Mariinsk tia ekspozicio estis organizita dum «Tago de Sovetia Laborista Gazetaro». En Vjatka — dum publika vesperfesto (propagandaj paroladoj de K-doj Flejs k. Smirnov, koncerto). Dum XI. Distrikta Komjunulara Konferenco en Dnepropetrovsk 7.—12. 5. 27 estis aranĝita ekspozicio de komjunulara k. laborista korespondado; ĝin vizitadis ĉiutage ĉ. 300 p.; dum solena kunsido estis tralegitaj 4 salutleteroj el Germanio; rezulte —kurso organizita ĉe Distrikta Komjunulara Komitato. En Ammendorf ap. Halle dum naturamika ekspozicio 30. 4.—8. 5. 27 estis starigita esp-a anguleto; ĉiu el la multnombraj vizitintoj ricevis flugfolion. En Krasnoufimsk 3. 4. 27 estis ankaŭ farita granda ekspozicio sekvita de regiona esp-ista konferenco, suminta rezultojn de la vintra laboro. Estis elektita regiona komitato (adr.: Rajkom VLKSM, al K-do Korjahovcev). Simila konferenco partoprenita de ĉ. 60 K-doj okazis 4. 4. 27 en Kurgan. Ĝin salute alparolis reprezentantoj de multaj partiaj k. klerigaj organizoj. Post raportoj estis elektita komitato (K-doj Sokolov, Zirjanov, Batrakov, Spijarskij k. Nemirov).

Konklude ni kredas, ke la K-doj estas pravaj organizante ekspoziciojn plejparte dum ne speciale esp-aj kunvenoj, ekspozicioj, festoj konferencoj. Ilian ekzemplon imitu aliaj! Same imitinda estas organizado de regionaj esp-istaj konferencoj ebligantaj spertinterŝanĝon k. havantaj plej ofte bonan propagandan efikon.

(Kompilite laŭ multaj leteroj.)

— pàgina 8 —

★ DIVERSAĴOJ ★

RUHR-REGIONANOJ!

Dimanĉe la 3. VII. 27 okazos en Essen distrikta konferenco de LEA. Ĝi komenciĝos je la 14-a h. (2-a ptgm.) en «Gewerkschaftshaus», Kastanienallee. Matene je la 9-a renkontiĝos la partoprenantoj de komuna ekskurso al Ruhrvalo. Ĉiuj proletaj esp-aj grupoj (ankaŭ ne LEA-grupoj) kaj izolaj lab.-esp-istoj estas invitataj partopreni. Montru vian solidarecon kaj deziron helpi al laboro en nia regiono. Sciigu (se tempo sufiĉos) vian alvenon al Aug. Schwenk, Essen, Engelbertstr. 21, IV.

*

AL SAT-ANOJ-KOMUNISTOJ

Por definitive pruvi al gvidantoj kaj membroj de Komunista Partio en Lyon, ke nia propagando kaj laboro estas nek frenezaĵoj, nek sensencaĵoj, sed jam utilas al laborista klaso, la komunista frakcio de Lyonaj SAT-anoj decidis organizi specialan kunvenon rezervotan al kompartianoj, kiu okazos meze de julio. Iu komunista SAT-ano parolos pri esperantista movado rilate komunismon. La celo de tiu grava kunveno estas atentigi lyonajn komunistojn pri SAT kaj ĝia VII-a kongreso kaj forigi el ilia pensado ĉiujn severajn kaj neĝustajn opiniojn pri neseriozeco kaj nebezono de esperanto en laborista batalo.

Estos aranĝita ekspozicio de esperantaj ĵurnaloj, revuoj, dokumentoj, libroj, ktp. kaj de komunistaj ĉiulandaj organoj. Ni petas SAT-anojn sendi al ni numeron de sia fabrika, loka aŭ landa partigazeto, kaj plie klopodi en sia respektiva ĉelo aŭ regiono, por ke salutleteroj estu al ni esperantlingve sendataj.

Ĉion direktu al K-do M. Roux, 90, rue Boileau, Lyon VI (Francio).

Ankaŭ informu tiun K-don pri faktoj atestantaj la utilecon de esperanto por Komunista Partio. Nur citu verajn ekzemplojn, ĉar la paroladanto ilin sciigos en sia lekcio.

*

AL SAT-ANOJ-OFICISTOJ

Kiel ni jam sciigis, la nacia kongreso de l’ Federacio de Francaj bank- kaj komercoficistoj (el Ruĝa Internacio) okazos la 15. kaj 16. de aŭgusto en Lyon. En la tagordo, kiu enhavas tre interesajn punktojn, troviĝas la demando pri internacia sindikat-unueco.

La Federacio estos oficiale reprezentata ĉe la VII-a kongreso de SAT; interŝanĝe SAT-anoj-oficistoj el ĉiuj sindikataj tendencoj devos elekti delegitaron por la federacia kongreso.

Mi do alvokas ĉiujn SAT-anojn-membrojn de oficistaj sindikatoj. Sciigi sian alvenon en Lyon kaj, se ili ne povos ĉeesti la VII-an, almenaŭ sendigi de sia organizo esperantan salutleteron.

Respondos al ĉiuj petantoj: K-do M. Roux, 90, rue Boileau, Lyon VI (Francio).

[REKLAMO p.8] LINGVAJ RESPONDOJ (Plena Kolekto). Unu volumo in-8, 92-paĝa 1.— mk. g. Multfoje petoj estis faritaj al D-ro Zamenhof, ke li klarigu kelkajn gramatikaĵojn aŭ lingvistikajn demandojn. Ĉiam li respondis bonkore. Pli ol 100 respondoj estis tiel faritaj de li, kaj estis iom post iom publikigitaj en La Esperantisto (1889—1893); La Revuo (1906—1908); Oficiala Gazeto (1911—1912). Ili aperas nun en tiu verko logike ordigitaj kaj kun devenaj referencoj. Kvankam ili devas esti konsiderataj kiel oficialaĵoj, laŭ deziro de Zamenhof, konfesinde estas ke ili multe utilas al legantoj. Havebla ĉe Administracio de SAT.

ENHAVO:

La unuaj Sennaciuloj, de Opi . . . pĝ. 1
Semajno el mia vivo, de Piskunov . . „ 2
La unuiĝo de laboristaj fotografistoj de Germanio, de Werner . . . . „ 2
La elmigrado el Estonio, de 8218 . . „ 3
Makedonio (fino), de Jug. SAT-kor. „ 3
Mortoj… mortoj, de 5827 . . . . . „ 3
El Svedio, de 994 . . . . . . . . „ 4
Anarkiista movado en Ĉinio, laŭ Ino „ 4
Rekomendinda libro kontraŭ milito, de 1851 . . . . . . . . . . „ 4
El la laborista vivo en germana urbo Chemnitz (fino), de 3018 . . . . . „ 4
Latina alfabeto en Turkmenio, de Bojev . . . . . . . . . . . „ 5
Sklavaro (daŭrigota), trad. M. K. . . „ 5
Sennaciula Radio-Paĝo . . . . . . „ 6
Tra Esperantio . . . . . . . . „ 7
Diversaĵoj, anoncoj . . . . . . . „ 8

[REKLAMO p.8] A-I-Z (LABORISTA ILUSTRITA GAZETO TUTMONDA) estas la sola ilustrita gazeto, kiu raportas plej aktuale kaj objektive pri okazintaĵoj en la tuta mondo. La teksto estas germanlingva, sed de nun ĝi konstante aperas ankaŭ kun esperanta teksto sub la bildoj. A-I-Z aperas ĉiusemajne kaj estas malmultekosta, bonega, interesa, instrua, eduka kaj samtempe amuziga. // Ne preterlasu la momenton, senprokraste mendi senpagan provekzempleron ĉe: Neuer Deutscher Verlag, Berlin W 8, Wilhelmstr. 48 Atentu anoncon en sekvanta n-ro de «Sennaciulo», en kiu ni publikigos la filiojn de A-I-Z en diversaj landoj, kie vi ankaŭ povos mendi ĉi-gazeton. ONI KORESPONDAS ESPERANTE

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 145, 7 de juliol de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 145 — APERAS SEMAJNE — 7. Julio 1927

[BILDO p.1 | 42,3,52,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la titolo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

SALUTO AL SOVETIO!

Preskaŭ antaŭ unu jaro mi kun aliaj SAT-anoj gastis en Sovetio. Dum la Leningrada kongreso kaj poste ni vidis propraokule, kion la registaro faras. La deziro fratiĝi kaj helpi nin, ĉiam kaj ĉie estis neforgesebla.

Kontraŭe la britaj reakciuloj en tiu ĉi lingvoregiono ĵus disrompis la komercrilatojn kun Sovetio. Ŝajnas, ke denove komencas la izoliga bojkoto kontraŭ tiu lando. La murdon de Vojkov en Varsovio aklamas la «blankuloj» ĉiulandaj kiel signalon de ĝenerala atako kontraŭ la lando, kie la laboristoj regas. K-doj multnombre skribas al ni: «Kion vi opinias pri la nunaj politikaj rilatoj?» Mi respondas al ili per nia ĵurnalo «Sennaciulo». Trans la miloj da kilometroj, trans akvo kaj montoj, trans la rompitaj komercrilatoj, la malamikaj diplomatoj kaj la fihomaj spionoj, ni britaj SAT-anoj salutas vin, niaj sovetiaj fratoj. De kiam ni revenis de via lando, ni konstante per afiŝoj kaj fotoj, private kaj publike per plumo kaj parolado, dissemis la veron pri USSR. Ĉiam la ordinaraj laboristoj tie ĉi interesiĝas pri via laboro. Ju pli atakas vin la britaj reakciuloj, des pli subtenas vin la brita Laboristaro. Signifplene la oficialaj sekretarioj de la Sindikataro Citrine (elp. Sitrin) kaj de la Laborista Partio, Henderson, kun granda amaso adiaŭis Rozengolc ĉe la stacidomo. La brita Laboristaro ne forgesos vian helpon al la brita karbministaro, kiun denove minacas danĝera krizo, ĉar Francio rifuzas la «tro malkaran karbon». La maŝinfabrikistoj, kiuj nun voĉdonas, ke laboristoj ricevu 2 ŝ., anstataŭ la 20 ŝ. petataj kaj tre necesaj, pripensas, ke ili tre volonte provizus vin per maŝinoj ktp., kiujn vi bezonas. La sindikatoj mem ne timas pri atako de «eksterlandaj ruĝuloj», ĉar la nova leĝpropono hejme farita premos ilian gorĝon en mortbarakto. Eĉ burĝaj ĵurnaloj tie ĉi opinias, ke la sovetia atesto pri brita spionado pli konvinkiga estas, ol tiu trovita de Joynson Hiks per dinamito en la gardŝrankoj de «Arkos».

Estu trankvila, nia frataro. Evitu blindan venĝon aŭ ĝian ŝajnon, kiu iom forpuŝos simpation kaj malfaciligas la laboron de viaj defendantoj. Baldaŭ la Laborista Partio renversos la nunan situacion. Niaj reakciuloj kiel senesperaj vetludantoj uzas sian lastan eblecon kripligi vin. Nia plej taŭga respondo estu: pli firme, pli kompreneme interligiĝi kun niaj sovetiaj Gek-doj.

      1. Londono. (488)

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

LYON

Urbo de la VII-a kongreso de SAT

Lyon estas tre malnova urbo. En 43 antaŭ J. K., ĝi estis fondita de roma generalo Lucius Munatius Plancus kiu nomis ĝin: Lugdunum. Rapide ĝi ekprosperis kaj fariĝis ĉefurbo de Gallio. Imperiestroj ofte vizitis ĝin kaj tie restadis; akvokondukiloj konstruitaj dum roma potencepoko atestas ankoraŭ pri la antikveco de la urbo. En kelkaj nunaj kvartaloj, la loĝdomoj ekzistas depost la XVI-a kaj XVII-a jarcentoj, (Ekskursantoj ja ĝojas vidi tiel kuriozajn malnovajn konstruaĵojn, sed ŝajnas, ke la loĝantoj preferus havi pli modernan kaj agrablan hejmon . . .).

[BILDO p.2 | 11,30,54,53] Foto de Lyon: longa ŝtona ponto trans larĝa rivero, malantaŭe granda konstruaĵo kun kupoloj kaj, sur monteto, la baziliko. Subskribo: «LYON — La Ponto de la Guillotière (XIIIa jarcento), la Malsanulejo (konstruita en [nelegebla]) kaj la Monteto de Fourvière».

Je nure pitoreska vidpunkto, Lyon havas ĉiujn ekkonigilojn de ĉefurbo, ankaŭ pro geografia situacio, industria kaj komerca riĉeco, ekonomia progresado, fameco de sia universitato, arta kaj scienca influo, intelekta radiado kaj intenseco de sia administra vivo.

Okcidente superstarita de arboriĉa monteto kie staras la baziliko de Fourvière (Furvier), norde per monteto de Croix-Rousse (Krua-Rus) kie svarmas la domoj kaj metiejoj de silklaboristoj, la granda Lyona civito sinsekve vidigas, antaŭ la okuloj de siaj vizitantoj, la plej vastan panoramon, ĉi tie majesta en sia aspekto, tie plena je originaleco en siaj detaloj, ĉie karakteriza kaj interesega.

Ĉe la malsupro de tiuj du montetoj, fluas tra la urbo, unu direktiĝanta al la alia por kuniĝi apude, du belaj kaj larĝaj riveroj: la Saône (Son), kvietema, kun smeralda akvaro kaj akceptemaj bordoj, kaj la Rhône (Ron), torenta, kiu ŝajnas frakase forĵeti en la fluon de siaj lagulitaj ondegoj la forton kaj elektron kiujn al ĝi ŝutis la alpaj glacimontoj, eternaj fontoj de energio.

Se la naturo estis malavara por Lyon. se tiu urbo prezentas unikan spektaklon, lokite je kunfluiĝejo de l’ du belegaj riveraj vojoj kiujn ni citis, la homa genio ankaŭ kreis multon, kaj de Fourvière-monteto aŭ de l’ deklivoj de Croix-Rousse oni ne laciĝas admirante tiun grandan aron de kupoloj, pintaj turoj, sonorilaj kaj preĝejaj turoj, kaj ĉiajn konstruaĵojn, ĉu antikvajn ĉu plej modernajn.

Lyon havas preskaŭ 600 000 loĝantojn kaj okupas tre gravan situacion en la politika vivo de Francio. Industrie kaj komerce, tiu urbo estas konata en la tuta mondo pro la mirindaj produktoj de siaj silkfabrikoj, la prospereco de sennombraj kemiaĵ-, tinktur-, metalurgi- kaj aŭtomobilfabrikoj.

4 fakultatoj, 5 institutoj, 3 liceoj, 103 unuagradaj, 43 porinfanaj, 6 duagradaj, 2 instruistaj kaj 19 praktikaj lernejoj, plus 1 muzika konservatorio kaj 1 belarta ŝtatlernejo ebligas instruon kaj klerigon de Lyon’aj geknaboj. Plie estas 5 teatroj, 20 muzeoj, 8 urbaj bibliotekoj, centoj da kinematografejoj.

De 1916, ĉiulandaj komercistoj partoprenas la foiron, kies palaco troviĝas proksime de l’ granda parko kaj ĉe la maldekstra bordo de la riverego Rhône.

Kiel rimarkindajn monumentojn, ni citu la urbdomon, la prefektejon, la operejon, la komercan palacon, la katedralon, la artan palacon, ktp. kaj 24 ŝtonajn aŭ ferajn pontojn.

Laŭlonge de la riveroj, oni ŝatas promeni sur la kajoj, ornamitaj de jarcentaj arboj. Florĝardenoj estas multaj; ili bele aspektigas la urbon. La granda parko «de la ora kapo», kiu areas 105 hektarojn kaj kie troviĝas vasta lago je plej granda ĝojo de l’ remistoj, estos plezure vizitata de l’ kongresanoj, inter du kunsidoj, ĉar ĝi ne estas malproksima de la salonego «Emile-Zola». En la parko, sub ŝirmanta ombro de l’ jarcentaj altaj arboj, kies aromoj, varias paŝon post paŝo, oni sekvas aleojn bone difinitajn, vetureblajn vojojn; la vido fiksiĝas sur vastaj verdaĵtapiŝoj meze de kiuj estas abundege dissemitaj la plej diversaj kaj maloftaj floroj, ĉar, malgraŭ ĝia klimato tro ofte konsiderata kiel nebulega, Lyon estas urbo de l’ rozistoj. Floroj estas pasie kulturigataj. La rozpentristoj estas multaj kaj plejparte meritoplenaj.

Lyon’aj laboristoj ne estas tre organizemaj: nur 35 000 sindikatanoj apartenantaj al 4 tendencoj (Amsterdam, Moskvo, Berlin kaj sendependaj sindikatoj). Urbestraro estas socialdemokrata, sed urbestro estas burĝa radikalulo. Socialista partio en Lyon unuigas 1800 membrojn, komunista partio 1000 anojn. Liberpensulaj societoj sufiĉe bone funkcias, same kiel kooperativoj, sportlaboristaj kaj frontbatalantaj grupoj. Aperas en Lyon kelkaj sindikatorganoj, komunista ĉiusemajna ĵurnalo kaj duonmonata ilustrita gazeto eldonita de masonista sindikato aŭtonomia (6000 membroj), kiu publikigas unupaĝan specialan internacian kronikon el peresperanta materialo.

Lyon estis fokuso de esperanto antaŭ 20 jaroj; malnovaj esperantistoj ja memoras pri la unuamomentaj pioniroj. Tempo pasis, ankaŭ terura milito, kiu pereigis karajn batalantojn. Sed, krom la restintoj, novaj sindonemuloj sin montris, deciditaj partopreni la grandan socian movadon kiun SAT respegulas.

Lyon’aj SAT-anoj tutkore invitas K-dojn ĉeesti la VII-an Kongreson. Tiel kreskos la komuna entrepreno en urbo kiun ni amas, ne fanfarone, ne nacieme sed kiun ni pretendas nur iam — plej baldaŭ, espereble! — nomi pro granda nombro de samasocianoj, ĉefurbo de l’ 2-a sektoro de sennaciisma socio.

M. Roux.

★

LETERO EL ĈINIO¹)

Dum la jaro 1924 la membroj de la ĉina komunista partio aliĝis al la ĉina popola partio kaj ili interkonsentis mane en mane fari la nacian revolucion por batali kontraŭ la imperialismo, ĉar nuntempe la ekonomia situacio de Ĉinujo ankoraŭ ne permesas tuj starigi la komunistan sistemon.

Bedaŭrinde post kiam ili aliĝis la ĉinan popolan partion, ili ĉiam kritikis la tripartan popolan doktrinon — nacia revolucio, politika revolucio, socia revolucio — de Sun Jet Sen.

En aŭgusto 1926, kiam la revolucia armeo de Ĉan Gaj-Ŝik²) atakis la nordan reakcian registaron el Kanton, ili kontraŭdiris: «Se tie ankoraŭ ne estas laboristaj organizoj, la revolucia armeo ne devas eniri.» Sed la ĉefo de la revolucia armeo pensas kontraŭe: «La laborista organizo nur povas fondiĝi tie, kie la revolucia armeo jam eniris.» En februaro de tiu ĉi jaro la revolucia armeo jam okupis sep provincojn, kaj la kantona registaro translokiĝis al Hupeh, kie ĉiuj komunistoj kunvenis, kaj tuj proklamante

¹) Tial ke la okazaĵoj en Ĉinio tre interesas ĉiujn legantojn, ni publikigas informcele ĉi tiun leteron, ne akceptante respondecon pri ĝia enhavo. — Red.

²) Terura estas nia necerteco pri skribado de ĉinaj nomoj! La rusaj gazetoj skribas „Ŝanĥajĉik[?]» kaj la francaj „Shan-Kaj-Chek». Ĉiniaj K-doj! Ne imitu la anglan skribon. Skribu plej fonetike! — Red.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

la centran registaron, ili decidis forpreni la oficojn de la armeestroj, kiuj ne apartenas al la komunista partio.

Pro tio ĉiuj membroj de la ĉina popola partio ne konsentis pri la diktatoreco de la komunista partio. La komunistoj en kelkaj provincoj estas kaptitaj de la revolucia armeo, ili nun nur okupas provincon Hupeh.

De nun la ĉina popola partio kaj la ĉina komunista partio ne povas kunlabori kiel antaŭe, kaj fariĝis malamikemaj.

      1. — Kantona E. S.

La klasfraton la mano! — La malamikon la pugno!

[BILDO p.3 | 16,27,26,35] Ronda emblemo de la Ruĝaj Frontbatalantoj: levita pugno en la mezo, ĉirkaŭe la surskribo «ROTER FRONTKÄMPFER BUND».

Manifestacio de Ruĝaj Front-Batalantoj

Dum pentekosto la Ruĝaj Front-Batalantoj de Tutgermanio renkontiĝis en Berlino okaze de Ruĝa Tago. Jam monaton antaŭe okazis renkontiĝo de ŝtalkaskanoj (faŝistoj ktp.) en sama urbo. Nu, la ruĝuloj sukcesis tute forigi ĉian efikon de la faŝista «manifestacio». La faŝistoj manifestaciis por «patrio», kontraŭ ĉiaj kontraŭnaciistoj, do internaciistoj, sennaciuloj ktp. Tiu manifestacio estis efektiva fiasko. Nur partoprenis kelkaj dekmiloj da faŝistoj el tuta regno.

Kiam ni alvenis en Berlinon, jam atendis nin policistoj. Oni traserĉis kelkajn K-dojn, sed nenion trovis. Armilojn rajtas porti nur faŝistoj. Ekster la stacidomo jam atendis nin amaso da proletoj, inter ili ankaŭ estis kelkaj esperantistaj K-doj. Ekaŭdiĝis vokoj: «kie estas ŝtalkaskanaro? — en la kelo! — kion ĝi faras tie? — huuuu . . . — kion pri tio diras Berlino? — Berlino restas ruĝa!» ktp.

Kiam ni marŝis tra la stratoj, niaj koroj batis ĉiam pli ĝoje. Ĉie kaj ĉie vidiĝis nur ruĝaj standardoj; la tuta Berlino efektive estis ruĝa! Loĝantaro de Berlino ĝoje akceptis nin kiel gastojn, kvankam ili tute nenion komunan havis ĝis nun kun la Ruĝa Fronto. Tamen, la RFB-anoj ĉie en tuta Berlino estis bonvenigataj. Gastemo — modela!

Dimanĉon je 11-a horo ni renkontis nin por la granda manifestacio. Miloj, dekmiloj, centmiloj da RFB-anoj uniformitaj viciĝis. Kaj kun entuziasmo ni marŝis 5 horojn tra Ruĝa Berlino, akompanataj de Berlina loĝantaro. Entuziasmo pli kaj pli kreskis. En ĉiuj stratoj staris loĝantoj kun akvujoj, manĝaĵoj ktp.; ĉion kion oni bezonis oni havis. Neniu bezonis soifi, malsati.

Veninte al distriktoj Moabit kaj Wedding (Veding) ni ekvidis, ke preskaŭ ĉiuj domoj estis ornamitaj per ruĝaj flagoj, standardoj kaj aliaj ruĝaĵoj. Homo staris apud homo kaj entuziasmo salutis nin. Efektive tiuj situacioj ne estas priskribeblaj. Ni ĉiuj sentis — ni venkos, Berlino restos ruĝa, la Proletaro regos!

Sed ja ni ne estis la solaj manifestintoj. Almarŝis la RFB-anoj el tri direktoj al grandega placo «Schillerpark» (Ŝilerparko). Tie kolektiĝis ĉ. 150 000 uniformitaj RFB-anoj kaj ĉ. 100 000 neuniformitaj proletoj. Kvankam pluvegis, la amasoj restis kune. Poste marŝis tra homamasego standardportantoj. Pli ol 3000 ruĝaj standardoj estas nombritaj. Tamburistoj, fajfistoj, muzikistoj nun ekludis; la granda placo kvazaŭ ektremis. Poste K-doj-oratoroj parolis de 40 diversaj lokoj samtempe. Okazis transdono de ĉinia standardo ktp. Kun entuziasmo, kun nova instigo al aktiva laboro por varbado de Proletaro al mondrevolucio ni disiris.

Kiel jam dirite, la okazintaĵoj efektive ne estas per sekaj vortoj priskribeblaj. Sed la Ruĝa Fronto marŝas, ĝi progresas. Aventuroj de iuj imperialistoj, kiel ekz. en aŭgusto 1914, ne estos nun facilaj al ili. Civitana milito, milito de Proletaro kontraŭ burĝaro, certe estus la rezulto. Nu, plej baldaŭ ni venku!

O. Bässler.

Pri Edukado en Sovetio

La burĝa ĉiuvespera ĵurnalo Evening News (la plej disvendata en Anglio) citis la 20. 6. 27 raporton de Melniĉanskij al Centra Komitato de la Teksista Laborist-Sindikato faritan en Moskvo la 15. 6. Per tiu cito la ĵurnalo volas pruvi, ke ĉiu laboristo devas en Sovetio pagi por la edukado de siaj infanoj. Ĉu iu sovetiano helpos nin kontraŭbatali la burĝan mensogaron per respondoj al jenaj demandoj: Ĉu edukado estas deviga en Sovetio? Kiu parto el la tuta infanaro nuntempe studas en la lernejo? Ĉu la gepatroj individue devas pagi por siaj propraj infanoj en elementaj aŭ en la altaj lernejoj kaj en la universitatoj? Kiom da «senprizorgaj» infanoj nun vagas kaj ĉu ili plimultiĝas aŭ ne?

Kredeble SAT-anoj en ĉiu lando povos utiligi la informon. — 488.

*

☆ DISKUTEJO ☆

For la burĝan ideologion!

En fruntartikolo de n-o 141 K-do Lanty notas la heroecan transoceanan flugon de amerikano Lindbergh. Komprenebla tiu ĉi nova granda antaŭenpaŝo de la teknika scienco estas salutinda por ĉiu progresemulo; sed ĉu la konkludoj kiujn tiras K-do Lanty el tiu okazaĵo estas ĝustaj de vidpunkto de l’ klasluktanta Proletaro? Mi diras senhezite, ke ne!

Necesas unue klarigi kelkion. K-do L. diras proksimume jenon: Lindbergh estas amerikano kaj la ĝenerale tre patriotaj francoj malgraŭ sia kaŝa envio, ke ne estis franco la transoceanulo, tamen entuziasme aplaŭdis lin kaj ĉiuj estis «unu koro kaj unu animo»¹). K-do L. konkludas, ĉu ne estas eble eduki, malvolvi, eternigi ĉi «sennaciecan» (?) spiritostaton. — Kara K-do Lanty, ĉu tio estis kleraj laboristoj, kiuj akceptis Lindbergh’on kun vokoj: «Vivu USA! Vivu Francio! Vivu Lindbergh!»? Samon ni Berlinanoj travivis semajnon poste. Amerikano Chamberlin kun sia financulo Leviné superis la rekordon de Lindbergh flugante de Novjorko ĝis loko apud Berlin. Kaj kio okazis: Milnombra popolamaso dum tagnokto vane atendis la alvenon de Chamberlin por aplaŭdi lin. Pro difekto de l’ aviadilo li venis prokraste. Iu fako en germana registaro donis mallaŭtan signalvorton aranĝi la akcepton kiel eble plej bone, grandioze, tiamaniere pruvante la «bonan konkordon kaj profundan pacon» kun nia Dawes-kreditoro kaj elsuĉanto USA. Sekve la tuta burĝa gazetaĉaro inkluzive socialdemokrata bruegis, klaĉadis, fieris, detenante tiel laboristojn de la kruda reala kaj nutrante ilin per iluzioj pri granda teknika progreso por ĉiuj profitodona iluzio, ke klasbatalo estas superflua, eĉ danĝera. Deflankigante ankaŭ la publikon de la grandioza parado de 120 000 germaniaj uniformitaj Ruĝfront-batalantoj kaj proksimume ¼ miliono de popolamaso.

La USA-imperialismo pretendas, ke Chamberlin-a kuraĝaĵo estas sukceso de la USA-imperialistoj kaj fieras pro tio. Germanaj naciistoj, ĉagrenaj ke Lindbergh flugis Parizon, nun sentas kontentigon de siaj fipatriotaj instinktoj, ke Chamberlin honoris Berlinon per sia flugo.

Ni, la laboristoj kiuj ĉiutage sentas proprakorpe ĉiujn benaĵojn de teknikaj konkiraĵoj utiligitaj de kapitalistaro, konscias tre bone, ke tiu ĉi nova etapo de tekniko dum epoko imperialisma neniam signifas pliproksimiĝon de la popolaj amasoj, sed ke ĉiuj modernaj eltrovaĵoj (gaso, Radio, aviadiloj, alttensiaj¹) kanonoj, tankoj ktp.) estas ĉiufoje uzataj kontraŭ la Proletaro en pli-malpli akraj formoj de l’ civitana milito. Ni do neniam havas kaŭzon starigi unuecfronton kun burĝaro²) por emocie saluti kaj honori

¹) Tiu frazo inter citsignoj tute ne troviĝas en mia artikolo. — E. L.

¹) ? — Red.

²) Mi petas la legantojn, ke ili relegu la artikolon priparolitan; ili konstatos, ke neniu frazo povas pravigi tiun strangan diron. — E. L.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

Lindbergh’on kaj Chamberlin’on kaj starantan post ĝi grincantan vizaĝaĉon de kruela imperialismo. Sed nia tasko estas: observi kaj studi plej atente la armadon de l’ burĝaro, malebligi militojn kaj forigi kaŭzojn de militoj renversante la kapitalisman sistemon!!

Vildebrand, Berlin.

*

La salajroj kaj somera libertempo en Sovetio

La disputo inter Demidjuk kaj du «Sovetianoj» (vidu Sennaciulon n-o 114, 119—120, 127—128, 133—134 kaj 140) postulas, ke mi ankaŭ diru mian vorton.

Lasante flanke la artikolon de Demidjuk «Kion kostas usonaj salajroj» — mi nur demandas: «Kion oni povas aĉeti per salajro, kiu sumas 22, 25, 30 kaj 37 rublojn monate, ĉe tiu kareco, ekzistanta en Grand-Rusujo? Jen la respondo:

1 kg. da viando (bovaĵo) kostas 0.70 rubl.
„ „ viando (porkaĵo) „ 1.15 „
„ „ faruno (sekala) „ 0.12½ „
„ „ faruno (tritika) „ 0.30 „
„ „ sukero „ 0.70 „
„ „ teo „ 9—10 „
1 paro da botoj kostas 17—28 kaj 35 „
1 paro da ŝuoj kostas 8—12 „

Ĉi tiun salajron ricevadis mi, havante familion konsistantan el 7 personoj, kaj la prezojn mi montris tiujn, kiuj estas fiksitaj post la tiel nomata «malgrandigo de prezoj». Nun mi ricevas 50—60 rub., sed miaj kunlaborantoj-oficistoj nur 25 rub. kaj la gardisto — 16 rub. Multnombrecon de familio oni ne konsideras. La salajrimposton en la loko, kie mi loĝas pagas tiuj kiuj ricevas monate 80 rublojn kaj pli.

Transirante al la «Letero el Sovetio» (n-o 127—128) mi entute konsentas kun «Sovetiano» kaj ripetas, ke la geoficistaro en Sovetlando por sia dusemajna libertempo salajron ne ricevas.

Kiel estas konate, en Sovetlando ekzistas 17-grada skalo de salajro (kaj krome-personaj salajroj por la «ĉefuloj», ordinare apartenantaj al la regna partio, t. e. komunista). Se ia ordinara oficisto kaj laboristo havas la saman gradon de la 17-grada skalo tio ne signifas ke ili ambaŭ, havante la saman labortempon, ricevos por monato sumon da mono egalan ĉar la oficisto ricevos nur tiun sumon, kiu estas difinita, sendepende, de la nombro da tagoj dum kiu li laboris: 24 aŭ 27, sed la laboriston de fabriko oni pagas laŭ alia maniero. La difinitan monatan salajron oni dividas je 24 kaj multiplikas je 24—27. Sekve se la oficiston oni pripagas por 288 tagoj jare, la laboriston — por 304 tagoj, t. e. 16 tagojn pli. Krome, kiam oni donas forpermeson al iu laboristo, oni dungas anstataŭanton aŭ ne, se la foresto de la laboristo ne kaŭzas malordigon al la tuta laboro. Sed kiam la oficisto «ĝuas» sian dusemajnan libertempon (nepagitan) oni neniam lin anstataŭas, ĉar «ĉiuj estas egalaj kaj K-doj» kaj tial la laboron de foririnta oficisto devas plenumi lia K-do kunlaboranto, ĉar dungi la anstataŭanton la oficejo, ricevanta siajn rimedojn de regna aŭ de loka buĝeto, — ne povas. Ĉi tiujn dusemajnajn forpermesojn en Sovetio la geoficistaro nomas «kamaradecaj».

Ordinare dum «la tempo de forpermesoj kamaradecaj» la oficistoj estas pli ŝarĝitaj per laboro, ol en la alia periodo, ili estas pli nervemaj kaj kun sopiro ekmemoradas «la tempon de laboro», benante la de ili mem ellaboritan leĝon pri laboro kaj uzante por laboro la tempon de sia ripozo, ĉar alie oni konsideros ilin netaŭgaj por la ofico kaj . . . eksiĝo estas ilia stimulo ĉiama: la armeo de senlaboruloj estas pli granda, ol tiu de laboruloj.

Esperantiano.


SKLAVARO

L. Vilimek-Zlicansky

II.

La pratempo cedis lokon al la novepoko. Ĉesis la komercado per blankaj kaj nigraj sklavoj. Kulturo vastiĝis tra la grandaj landoj kaj diradis al ĉiuj: — La sklaveco falis! La jugo de la turmentego estas for . . .

Sed ĉirkaŭ grandaj urboj staris vastaj fabrikoj.

Kaj en ĉi fabrikoj okupitaj estis laboristoj: tiuj kiuj laboris per fosilo kaj ŝovelilo, tiuj kiuj ŝmiris kaj priservis maŝinojn, tiuj kiuj najlokunigis kestojn, tiuj kiuj ĉi kestojn kunmetadis kaj ŝarĝis, tiuj kiuj inspektis aŭ komercis, aŭ en kancelarioj skribis.

Ili ne servis al si, sed — al sinjoro sia, kiu estis nomata la posedanto de la fabrikoj. Kaj sinjoro tiu — en kultura lando, kie oni ĝenerale diradis: «La sklaveco falis!» — estis sinjoro grandega, pli potenca ol dio kaj pli hela ol suno. Ja: liaj estis fabrikoj, liaj estis la negoco, trafiko, lia estis mono kaj por li laboris kaj al li riverencis ĉiuj liaj laboristoj.

Por tio li pagis ilin — rekompencis — lasante al ili ĉiun sabaton kalkulmeti kelke da metalmoneroj — kiuj estis tiom malmultaj — sed per kiuj ili devis subteni sin kaj siajn familiojn — la tutan semajnon, sep tagojn . . .

La kulturo donis al ili nomon: laboristoj; iam la saman vivon, krom malgravaj esceptoj (nodhavaj skurĝoj kaj dumviva mallibereco en katenoj kaj suvereneco de sia uzurpulo) travivis la sklavaro.

Tra la pavimaj stratoj ili marŝis al siaj malgrandaj, malsekaj loĝejoj, ie en kelaj ejoj de grandaj ludomoj, kunpremante en kalaj manplatoj malmolajn monerojn, en kies sono kaŝiĝis la voĉo de ilia estado, ilia vivo.

La vivo postulis ilon por sia ekzisto, serĉante ĝin en nutraĵoj kaj korpo postulis vestaĵon, ĉar la kulturo ordonis: «Unu el la plej gravaj devoj de la moderna homo estas: korpon sian kaŝi.»

Sed en kalajn manojn oni ricevis la malmolajn monerojn en tre malgranda nombro. Baldaŭ ilin englutis ĉi tiu aŭ alia bezono. En ĉio vidiĝis granda manko, la vivo, ne ricevis sukon, la korpo ne estis sufiĉe vestata. Malnova vesto el malbona ŝtofo estis foruzita kaj baldaŭ disŝirita, manĝaĵo ne estis sufiĉe nutropova. La korpo perdis fortojn kaj ĝi velkis, kadukiĝis, kliniĝis al tero, antaŭtempe maljuniĝante kaj antaŭtempe mortante.

La laboristoj ne apartenis al si. Ili vendis sin al sia laboro, kiu ilin ŝarĝis, turmentis kaj kiu al ili liberecon forprenis. La laboro en sia kruela simileco — kiel ĝi vidiĝis al laboristoj — ne povis alporti ĝojon, se ĝi naskis nur suferegojn, kaŭzis doloron kaj suferon unuflanke — dum aliflanke kraĉis la oron al potenca individuo.

La kulturo vokis fanfarone en ĉiujn angulojn de la mondo: — Falis la kondukiloj de la sklaveco! Aŭdu kiel la feraj katenoj ekkrakis!

Sed — tamen restis jen io el la malnovaj tempoj.

Subite la komerco malprogresis — kaj fabrikmaŝinoj devis silentiĝi. Laboristo per kalplena mano viŝis al si lacigitajn vangojn. La ĉefo maldungis la tutan Laboristaron.

Miloj de sklavoj de la laboro amasiĝis apud lia luksa vilao kaj miloj da buŝoj vokis al li, en liajn ĉambrojn:

— Donu al ni laboron! Lasu al ni nian vivon!

Sed li ne donis al ili la laboron, li ne lasis al ili la vivon. Li sendis ilin hejmen, al iliaj familioj: Kiam mi bezonos, vi povas ree veni.

Tagoj plenaj de maldolĉa mizero, suferado, manko, malsatado, tagoj malbenitaj pro mizerstato pasis malrapide kaj la laboristoj tremis pro timzorga malpacienco, kiam malfermiĝos la pordoj de la fabrikejoj kaj fajfilo donos signalon: Al laboro!

Tamen ili tion ĝisatendis. Ili venis la foiron de la laboro maldikegaj, vangoflavaj, apenaŭ sur malfortigitaj kruroj starante. Ili aspektis kiel iam la maljuniĝintaj sklavoj, kiujn sklavkomercistoj kiel senvaloran difektaĵon donadis senpage kun la bona komercaĵo. Preskaŭ ili ŝajnas ne esti kapablaj labori, do almenaŭ bonaj sub nodhavaj vipo kaj skurĝo.

(Daŭrigo paĝo 5.)

— pàgina 5 —

TRA ESPERANTIO

Grava sukceso de esperanto!

Ni jam atentigis niajn legantojn pri AIZ (Arbeiter-Illustrierte-Zeitung = Ilustrita Laborista Gazeto), la plej granda ilustrita gazeto de proleta klaso, kiu decidis ekuzi esperanton. Ĵus ni ricevis numeron de tiu grava gazeto, en kiu la bildoklarigoj estas presitaj dulingve: germane kaj esperante.

Konsiderante, ke AIZ estas eldonata en 270 000 (jes! la kompostisto ne eraris!…) ekzempleroj, oni komprenas la signifon de tiu ĉi fakto por nia movado.

Dume la redakcio de AIZ prove donas esperantajn bildoklarigojn nur sur unu paĝo, sed se ĝi vidos, ke tio utilas kaj ke esperantistoj tion profitas, tiam la tuta gazeto aperados kun paralela esperanta teksto.

K-doj! Helpu ĉiel al nia venko en tiu gravega afero. Ni ne preterlasu tiom bonan okazon. Rigardu la anoncon pri AIZ en ĉi tiu numero. Vi vidas kiom malmultekosta ĝi estas. Ĉiu K-do povas facile varbi dek abonantojn por AIZ. Do…:

1. Abonu kaj abonigu, propagandante ĉiel: buŝe, skribe, individue, amase…

2. Kunlaboru sendante interesajn (kaj klarajn!) fotojn el laborista, politika kaj natur-vivo.

3. Skribu al la redakcio (en Germanio) gratulante ĝin kaj petante pri esperantigo de la tuta gazeto. Igu la sindikatajn, partiajn ktp. organizojn, kies ano vi estas, fari ankaŭ la samon.

4. Varbu novajn esperantistojn, uzante por propagando la plej efikan propagandilon: esperantajn numerojn de AIZ.

Ĝian adreson, liston de agentejoj kaj abonkondiĉojn vidu en anonco. Atento: Ĉiuj esperantaj gazetoj bonvolu represi ĉi supran alvokon.

Alvoko de la redakcio de AIZ

Karaj legantoj ĉiulandaj!

Por disvastigi nian unuan laboristan ilustritan gazeton en la tuta mondo kaj por fari ĝin vere internacia ni decidis la provan enkondukon de esperanto kiel klariga teksto. Ni volas per tio ebligi al laboristoj diverslingvaj la komprenon de niaj ilustraĵoj.

Bonvolu sendi viajn opiniojn kaj konsilojn pri nia entrepreno. Propagandu kaj disvastigu nian gazeton en via lando, kunlaboru per sendado de interesaj kaj aktualaj fotoj. Se la afero montriĝos sukcesa ni promesas iom post iom enkonduki esperanton en la tutan gazeton.

La redakcio de AIZ, Germanio, Berlin W 8, Wilhelmstr. 38, IV.

Ĉe la laboruloj.

Ricevinte la novan jarlibron, mi plezure konstatis ke ne nur la SAT-membraro kreskis je 50%, sed same, precize, je 50% kreskis la amplekso de nia Jarlibro (224 pĝ. en la pasinta jaro kaj 336 pĝ. en la nuna). Tion povis produkti la forto de membro-kvanto en koopero kun la talento de nia «financa ministro» — Administra Sekretario de SAT.

Ni deziru por la venonta jaro novajn sukcesojn kaj ni supozu, ke se ni duobligos membrokvanton en la venonta jaro — nia administranto duobligos la amplekson de la Jarlibro.

Konklude: se ni deziras en la venontaj jaroj ricevi 600-paĝan jarlibron kontraŭ same malalta kotizo, ni devas atingi plej malfrue en marto 1928

dek mil membrojn!

Do al la ago, Gek-doj! Ĉiu membro bezonas nur varbi unu novan kaj la tasko estos plenumita! (1516)

(Sklavaro — daŭrigo)

Sed la moderna epoko, tempo de la kulturo, ne permesis etendi skurĝon je iu, nek permesis teni iun en la subjugo kaj sklaveco.

Oriente ĉiutage ruĝiĝis matenruĝo kaj el ĝi radiis varmigaj progresoj de la afabla suno, granda vivdonanto, kiu disverŝis sur la tutan malgrandan teron, karese kisante ĉiun kreaĵeton, ĉiun kreskaĵeton. Ja ĉio ĉi vivis kaj ĉio ĉi estis la infanoj de sia sola, la sama patro — la suno — kiu brilis por ĉiuj, por ke ĉiuj vivu, ĉiuj, ĉar ĉiuj volas vivi…

Kaj post la pordegoj de ĉi tiu matenruĝo aperis nova epoko de la vivo de malgrandaj hometoj, sensignifaj kontraŭ stelgrandeguloj, eĉ kontraŭ la kolosa suno, kiu el la senmezura malproksimo tiel varmradias. Post la pordegoj de la matenruĝo naskiĝis Egaleco — la plej granda rajto de la malgranda homo, al kiu li apartenas jam de ĝia naskiĝo. Jes, post la pordegoj de la matenruĝo naskiĝis natura rajto de la ĝenerala egaleco kaj ĝi atendas, kiam malfermiĝos ĉi tiuj pordegoj. Sed ili ne malfermiĝos per si mem, kvankam la rajto je ili atendita estas forta. Devas ilin malfermi tiuj, por kiuj la rajto estas kreita. Tio estas vi, vi malgrandaj sklavoj. Rekonsciiĝu pri la subjugo. Levu fiere viajn kapojn. Lasu la ridon aperi sur viaj lipoj kaj kuraĝe iru antaŭen, al la pordegoj. Rapidu renkonte al la granda rajto kaj malfermu la pordojn de la pordegoj — malfermu ilin… Tradukis M. K.

DISKUTEJO

Pri la Projekto de Programo

Mi kredas, ke la tria parto de tiu ĉi programo estas plibonigebla precipe en ĝiaj aludoj pri la „falsa neŭtraleco» de la burĝa kaj «unuecfronto» de la laborista movadoj.

La neŭtralismo ludis rolon tre gravan en la historio de nia movado. Organizformo neŭtrala, kiu devigas siajn partoprenantojn, ke ili formetu, kiel aferojn de duagrada graveco, siajn disputpunktojn religiajn kaj politikajn, estis nepre necesa dum la periodo de poresperanta propagandado antaŭ la milito. La tiama movado havis kiel celon la disvastigon de scio pri esperanto en ĉiuj medioj, la disponigon de la helplingvo kiel eble plej baldaŭ je la servo de ĉiuj, tute egale al kiu ajn klaso oni apartenis. Sekve ĝi organiziĝis neŭtrale, t. e. en maniero garantianta sukceson. Konscie aŭ senkonscie, ĝi metis super ĉio la unuecon de la fortoj.

Kiam la movado estas tiom kreskinta, ke esperanto efektive eniras la internacian praktikan vivon, severa «neŭtrala» disciplineco iĝas malpli bezona kaj fendetoj povas esti rimarkataj sur la fundamento de neŭtralismo. La unua serioza kreviĝo okazas, kiam la esperantistoj decidas sin grupigi, laŭ klaso, en kontraŭajn tendarojn. Rimarku ke tia apartiĝo nur okazas, kiam unu el la klasoj sentas sin sufiĉe forta por vivi, kaj sin nutri, tute sen la helpo de la alia.

Tiamaniere okazas specialiĝo de la laboro. Estonte, la burĝa movado provas meti esperanton je la servo de la burĝaro. La proleta tendaro uzas la lingvon ankaŭ por siaj klasaj celoj. Ambaŭ tendaroj organizas sin konforme al siaj celoj.

Akceptante la devizon «unuiĝitaj ni staras: disigitaj ni falas», la burĝoj flankenŝovas, dumtempe siajn politikajn kaj komercajn disputojn kaj, memorante pri siaj celoj, insistas pri neŭtraleco en siaj organizoj.

La laborista SAT-movado, pro samaj kialoj, montras al la ekstera mondo unuecfronton. La celo de SAT utiligi esperanton por la klasaj celoj de la Laboristaro estigas kaj regas ĝian organizformon. Ĉe la nuna epoko de nia progreso la laboristaj esperantistoj bezonas flankenlasi, dumtempe, siajn proprajn opiniojn pri anarkismo, sindikatismo kaj socialista taktiko; — la celo de SAT tion postulas.

SAT ne estas eterna organizo, sed organizo kiu efektiviginte sian idealon mortos. La laborista esperantista movado kreskas, disvolviĝas kaj, pro la leĝo de sia ekzisto, forĵetas el si la unuecfrontecon. Sammezure kun la malapero de unuecfronteco, la tasko de SAT plenumiĝas. Ju pli la scio de esperanto disvastiĝas interne de la laborista klaso, des pli la lingvo iĝas servisto al la politikaj, sciencaj, sportaj kaj kulturaj tendencoj kiuj konsistigas la klason.

Kompreneble, kiam tendenco uzanta esperanton sentas sin sufiĉe sendependa por fondi sian propran sennacian organizon, ĝi tion faros. Akceptante la neeviteblecon de tia apartiĝo laŭtendenca, SAT devas helpi tiom kiom eble la plenumon de sia celo per la fondigo, interne de si, de sennaciecaj laŭtendence organizitaj fakoj.

La skismo jam okazinta laŭ la klaslimoj ripetiĝos laŭ la tendenclimoj, kaj SAT, farinte sian historian mision, la metadon de la helplingvo je la servo de la Proletaro mortos honore.

Kial ne meti ion tiusencan en la programprojekton? 4172 (Londono).

— pàgina 6 —

Ĉu ni fondu SAT-grupojn?

Respondonte ĉi tiun demandon, ni devas antaŭe scii kian taskon la SAT-grupoj eventuale devus plenumi.

Ekzistas 2 ebloj. Unue: la SAT-grupoj faru nur peresperantan laboron (servoj, tradukado kaj publikigado de artikoloj, lab-esperanta korespondado, propagando por SAT ktp.). Due: la SAT-grupoj faru por- kaj per-esperantan laboron.

Unue ni priparolu ĉi unuan okazon: SAT-grupoj faru nur peresperantan laboron. Mi opinias, ke en ĉi tiu okazo la fondo de SAT-grupoj nur tiam estus pravigebla, se ne estus eble fari tiun laboron en la ekzistantaj grupoj kaj se ĝi ne povus esti farata sen fondo de SAT-grupoj. Sed ĝenerale estas la SAT-anoj la plej aktivaj laborantoj en la lab-esperanta movado. Ofte ili estas la gvidantoj de la loka lab-esperanta grupo. En ĉi tiu okazo la peresperanta laboro ja tre bone povos esti farata de la ekzistanta grupo. Sed ankaŭ se la loka grupo ne estus gvidata de SAT-anoj, la membroj tamen certe komprenos la neceson kaj la utilon de praktika peresperanta laboro. Tiuokaze oni ja povus starigi komisionon por organizi tiun laboron. (Ankaŭ la grupo povus profiti per tio. La grupaj kunvenoj ja iĝus multe pli interesaj kaj utilaj, se oni pritraktus en ili ricevitajn kaj forsendotajn leterojn, komune traduks artikolojn ktp.). Fine, se ne estus eble konvinki la plimulton el la membroj pri la neceso kaj utilo de peresperanta laboro, tiam restus ankoraŭ la eblo fondi ĉelon, frakcion aŭ ion ajn en la grupo por komune prizorgi la peresperantan laboron.

Dume oni en la grupo propagandu la SAT-ideon, klopodu tie varbi novajn SAT-anojn, daŭre klopodu enpenetrigi tie la konvinkon, ke praktika peresperanta laboro estas nepre necesa por sukcesigi nian lingvon en la laborista movado.

Malbonaĵo de fondo de SAT-grupoj por peresperanta laboro estus, ke ĝi malŝparigas monon, tempon, energion. Ĉar la nura peresperanta laboro ja ne sufiĉas. Ankaŭ poresperanta laboro estas farinda. Do membro de SAT-grupo ankaŭ devos aliĝi al poresperanta grupo. Li devos do pagi 2 kotizojn, viziti 2 kunvenojn, labori por 2 unuiĝoj. Tio estus stato nedezirinda.

Nun pri la dua eblo: SAT-grupoj faru por- kaj per-esperantan laboron. Tio estus tute malrekomendinda. En multaj lokoj ja jam ekzistas grupoj lab-esperantistaj, kiuj prizorgas la por-esperantan propagandon. Fondante SAT-grupojn, kiuj ankaŭ laborus por esperanto, ni tute apartigus nin de la K-doj en tiuj grupoj, ni perdus la kontakton kun ili kaj ne plu havus okazon propagandi ĉe ili niajn ideojn. La de tiuj grupoj varbotaj novaj membroj restus ekster nia influo. Per fondado de SAT-grupoj ni plifortigus la je ekzistantan malsimpation al SAT, ĉar ni per tio ja pli malpli konkuradus kun la jamaj lab-esperantaj grupoj. Krome ni vekos ĉe la ankoraŭ ne SAT-anaj K-doj malfavoran impreson, se ili devos konstati, ke la SAT-anoj ne kunigas, sed dividas la lab-esperantan movadon. Cetere ĉi lasta estas ankaŭ malutila al la movado lab-esperanta ĝenerala. Ĉu ne estus sensencaĵo, ke en unu loko ekzistus 2 grupoj lab-esperantaj kiuj, almenaŭ parte, farus la saman laboron? Ĉu ne estus sensence, ke en unu loko du grupoj eldonus flugfolietojn, ke en unu urbo du grupoj aranĝus kurson, ktp.?

Ne dividado, sed centrigado estas nia tasko. Pro tio ni laboru en la jam ekzistantaj grupoj, por kaj per esperanto! Tie ni propagandu niajn SAT-ideojn. Se ni tion faros obstine, persiste kaj prudente, tiam kreskos la nombro da SAT-anoj en la jamaj lab-esperantaj grupoj kaj baldaŭ venos la tempo kiam ĉia SAT-laboro kaj ĉia SAT-propagando povos esti farataj de ili. (670)

P. S. Ĉi supra artikolo jam estis skribita antaŭ ol mi legis la opinion de la SAT-grupo en Ĉita.

Mi tamen ne konsentas kun ĝi. La K-doj en Ĉita diras, ke ilia sperto montris, ke SAT-grupo estas utila kaj bona. Povas esti. Sed ĉu per ilia sperto estas pruvite, ke fondo de SAT-grupoj estus utila ĝenerale? Ĉu en ĉiuj lokoj estas la samaj kondiĉoj kiel en Ĉita? Ĉu la samaj rezultoj ne estus atingeblaj en ordinaraj ne-SAT-aj lab-esperantaj grupoj, se areto da kapablaj kaj fervoraj SAT-anoj laborus en ili? Ĉi tio ne estas pruvita per la konsideroj de la Ĉita-a SAT-grupo!

Tial mi restas opinianta, ke fondo de SAT-grupoj ĝenerale ne estas rekomendinda! Nur en iaj apartaj okazoj fondo de SAT-grupo eble povos esti necesa kaj utila. (670)

*

ESPERANTO-SERVO DE SAT

Raporto pri unua kvaronjaro de 1927.

Dum la unua kvaronjaro de 1927 estas dissenditaj 56 raportoj al pli ol 60 reprezentantoj en 24 landoj. Sed nur 19 K-doj el 12 landoj raportis al ni pri represo de nia materialo en nacilingva gazetaro. Laŭ tiu nekompleta raportado aperis el nia materialo raportoj en ĝuste 200 gazetoj (sed notu, ke kelkaj raportoj aperis nur en sovetiaj murgazetoj kaj kelkaj estis disaŭdigitaj per radio-gazetoj).

Estas presitaj jenaj raportoj:

  • Infan- kaj virinlaboro en nederlanda agrikulturo . . . en 11 gaz.
  • Post financa stabiligo en Belgio . . . „ 2 „
  • Kelkaj ciferoj pri la senlaboreco en Francio . . . „ 4 „
  • Lernejoj kaj kluboj anstataŭ preĝejoj . . . „ 6 „
  • Fordono de la pastra rango . . . „ 7 „
  • Kiel mi fariĝis ruĝarmeano . . . „ 4 „
  • El farmlaborista vivo en Nederlando . . . „ 18 „
  • El laborista vivo en Holando . . . „ 1 „
  • Letero pri la vivo de kamparanoj en Saksio (Germanio) . . . „ 7 „
  • 5-jara jubileo de Regna Universitato en Blankrusio . . . „ 1 „
  • Lecionoj pri aviado kaj ĥemio en popollernejoj . . . „ 1 „
  • Alkohola konsumado en Germanio . . . „ 1 „
  • Mondmigrado de 1923—1930 . . . „ 6 „
  • Elmigrado en Norvegio . . . „ 2 „
  • Alvoko al Gek-doj ĉiulandaj (iu serĉis sian fraton) . . . „ 1 „
  • Pri vivo kaj batalo de laboristinoj en Germanio . . . „ 11 „
  • Kiel laboristo kulturiĝas en Latvio . . . „ 4 „
  • Bildetoj el Polio (kelkfoje nur partoj presitaj) . . . „ 12 „
  • Situacio de Laboristaro en Hungario . . . „ 8 „
  • Ĝenerala situacio de la privatoficistoj en Hungario . . . „ 2 „
  • Rekordnombro de strikantoj en Britio . . . „ 6 „
  • Sangaj interpuŝiĝoj en Polio . . . „ 5 „
  • Persekutadoj en blanka Polio . . . „ 3 „
  • Nekonataj loĝlokoj en taiga (Sibirio) . . . „ 14 „
  • Faŝistoj en Finnlando pretiĝas por uzurpo (diktatoreco) . . . „ 4 „
  • Salajromalaltigo en Skotlando (Britio) . . . „ 1 „
  • Ŝtataj instruaj elspezoj en Nederlando . . . „ 5 „
  • Opinio de germana proleto pri konflikto «Anglio-Rusio» . . . „ 4 „
  • Germana ministro ne estas homo, sed nur objekto . . . „ 2 „
  • Ciferoj parolas (el Germanio) . . . „ 2 „
  • Neprogresinta Turkio . . . „ 2 „
  • Raportetoj el Holando . . . „ 4 „
  • Pri popolnombrado en Sovetio . . . en 2 gaz.
  • Mizera stato de francaj senlaboruloj . . . „ 3 „
  • Kultura vivo en Sovetio . . . „ 1 „
  • 30 miloj da delegitinoj . . . „ 1 „
  • Laborkondiĉoj en nederlanda agrikulturo . . . „ 1 „
  • Ruĝa Armeo kaj Internacia Ruĝa Helpo . . . „ 1 „
  • El vivo de Ruĝa Armeo (Sovet-Unio) . . . „ 1 „
  • Nigra reakcio en Svisio . . . „ 2 „
  • Nederlanda entreprenisto pafas al strikantoj . . . „ 5 „
  • Lokaŭto en Skotio (Britio) . . . „ 2 „
  • Mezepokaj metodoj en Jugoslavio . . . „ 6 „
  • El Portugalio — Lastaj okazintaĵoj . . . „ 1 „
  • Senlaboreco en Polio . . . „ 3 „
  • Kelkaj floretoj el Polio-marĉo . . . „ 3 „
  • Kiuj ĉiam profitas (el Nederlando) . . . „ 7 „

Do, el 56 raportoj estas presitaj 47. Certe tiu rezulto neniun K-don kontentigas. Sed konsideru, ke ni nur komencis nian laboron, ke la redakcioj ankoraŭ ne tre fidas al ni kaj pli volonte metas flanken nian materialon, ke mankas ankoraŭ la plej multaj raportoj pri uzo de nia materialo. Sed ĉiuj K-doj raportontaj al ni pri iuj okazintaĵoj tre profunde studu ĉi tabelon kaj sendu raportojn plej preferatajn.

En Aŭstralio, Ĉeĥoslovakio (ĉeĥlingva parto), Islando, Maroko, Meksikio, Nov-Zelando, Persio, Sud-Afriko, Tunezio, Turkio ktp. ankoraŭ mankas reprezentantoj de nia Servo. Ĉu neniu K-do el tiuj landoj emas partopreni nian seriozan laboron?

Skribu al: Esperanto-Servo, Gerberstrasse 24, Leipzig C 1 (Germanio).

*

FERA GVARDIO

Mi plene aprobas la brilan paŝon, faritan de kelkaj K-doj per la aranĝo de «FERA GVARDIO». Mi konsideras, ke estas honoro aliĝi al ĝi. De l’ 1-a de majo mi promesas sendi ĉiumonate ne malpli ol 1 rublon. Mi sendas miajn unuajn du «brikojn».

E. Izgur (Kremenĉug).

* * *

Ĉu povas esti pli bela monumento por soleni la 40-jaron de esperanto, ol la fondota propra presejo de SAT? Mi opinias, ke la «brikoj» de l’ FERA GVARDIO devas esti speciale dediĉitaj nur por tiu necesega monumento. Mi aliĝas de l’ 1-a de majo al la konstruistoj-gvardianoj kaj sendas la unuajn du rublo-brikojn.

Mi alvokas ĉiujn SK-anojn kaj vic-SK-anojn (laŭeble!) sekvi la ekzemplon de l’ brava konstruistaro!

V. Kolĉinski (Kremenĉug).

*

NIA POŜTO

8428. — Manuskriptojn skribitajn sur ambaŭ flankoj de l’ folioj ni ne akceptas. Ni plie konsilas al vi ne konfuze miksi diversajn temojn en sama artikolo. — Red.

4172 (Londono). — Volonte ni ricevos pluajn viajn artikolojn. — Red.

8097. — Certe, se letero estas komprenebla, estas preferinde (se ĝi aliel tion meritas) respondi ĝin. Tamen estas sendube, ke tre multaj K-doj ne sufiĉe bone scias esp-on… ĉar ili kredas jam bone scii ĝin; oni tro bruas pri ĝia facileco. Ĉiu laboristo povas bone scii esp-on, se li bone kaj konscie ĝin studos. Ne multaj tion faras… Red.

K-doj Neverov, K. T., Malpia, 2043, Ewengart. — Viaj artikoloj, bedaŭrinde, estas enpaperkorbigitaj, ĉar vi ne atentis la neprajn kondiĉojn menciitajn en artikolo «El la redaktejo» (n-o 143 de S-ulo). Red.

— pàgina 7 —

Ĉe la neŭtraluloj.

POR NIA DISTRO…

«Sensaciaj novaĵoj el Danzig. — «esperanto-vojo» kaj «esperanto-placo» en Zoppot. — Plantado de «jubilea kverko»…

«…Ĉar la jubilea kverko estos plantata de la kongresanaro, nur kongresanoj havos la rajton partopreni en la plantado kaj almeti Hejman Teron. La saman rajton ĝuas ankaŭ la helpkongresanoj, kiuj bonvolos sendi la Teron aŭ per sia reprezentanto, aŭ per la poŝto al la adreso de la kongreso. La kvanto de la portota tero ne superu unu kilogramon.»

«La nomoj de la plantintoj estos enskribitaj en «Ora Libro», kiu…» ktp.

(El «Heroldo de Esperanto»)

Jen efektive sensaciaj (Ne legu: sensencaj) novaĵoj. Kaj hodiaŭ ĝoje ni povas aldoni neoficialan informon, kiu ne estas malpli sensacia (Legu ĝuste):

«Tial ke la ‘hejma tero’, eĉ se unu kilogramo venos el ĉiuj landoj, ne sufiĉas por certigi la rapidan kreskon de la kverko, la Kongreskomitato decidis, ke ĉiu plantinto devos plie aldoni plej bonan sterkon laŭ la maniero de la ĉiniaj ĝardenistoj.»

Nia informanto bedaŭrinde ne diras, ĉu tiu speciala sterkoprovizumado okazos publike dumtage aŭ nokte…

★ DIVERSAĴOJ ★

KONTRAŬ MILITO

K-doj eksmilitistoj de 1914—1918, bonvolu sendi al mi, rezume verkitajn rakontaĵojn, raportojn, koncerne pri la temo: «Mi ne komprenis la ‘malamikon’ en la kontraŭa batalejo. Pro tio mi estis militisto!»…

Mi intencas kompili la materialon sendotan, por ke ĉiuj laboruloj iome sciiĝu pri la «beleco» de la mondmilito per raportoj el buŝoj de eksbatalintoj, sur la «honor-kampoj» de patrujoj!

Esperanto-Informejo, Schweidnitz (Germanio).

ALVOKO

K-doj! Geinstruista grupo franca decidis kolekti malmultekostajn poŝtkartojn por la geografia instruado. Ĉu vi povas sendi al K-do Varène, instruisto en Valgorge (Ardèche), Francio — kelkajn poŝtkartojn pri: 1. Tera geografio (ebenaĵoj, montetoj, montoj, monta vivo, vulkanoj, marbordoj, riveroj, klimato, dezerto, dezertaj bestaro kaj kreskaĵaro …); 2. fiŝkaptado kaj ĉasado (polusa kaj tropika ĉasadoj); 3. Enlanda kreskaĵaro; 4. Enlanda industrio; 5. Enlanda komerco; 6. Homa geografio (vilaĝoj, loĝejoj, religioj ĉiulandaj, kaj ĉiulandaj monumentoj, enlandaj konstumoj, kutimoj, moroj ktp….) K-do Varène pagos ĉi tiujn poŝtkartojn. Ĉu — se taŭgus tiuj poŝtkartoj — oni povus mendi multajn da ili? Antaŭdankojn kaj salutojn de P. Varène.

KONGRESVETURONTOJ ATENTU!

La Dresden’a lab-esp-istaro aranĝos la 20. 8. 27 grandegan varbfeston. Ĉiuj ekster-germaniaj K-doj, kiuj veturos tra Germanio, estas petataj kunhelpi bonan sukceson de nia aranĝo. Ni zorgos pri ilia senpaga restado ĉi tie. Anoncu vin multnombre al K-do Otto Müller, Dresden-N. 6, Helgolandstr., 15, IV (Germanio).

K-dino Ernestine Berger (1792) mortis pro stomakkancero. Ŝi estis tre fervora esp-istino. Ŝia enterigo okazis 3. 5. 27. Ĉiujn siajn librojn ŝi testamentis al ALLE-grupo VI. Ni perdis bonan K-dinon.

Wiena SAT-anaro, VI. grupo ALLE.

Korektoj

La redakcio de S-ulo troviĝas en Parizo. Presata estas S-ulo en Leipzig. Tial ni neniam povas ĝustatempe korekti la presprovaĵojn kaj kompreneble kelkaj eraretoj ĉiam englitas.

En artikolo «Nevere sed ne malvere» (Diskutejo, n-o 142) en la frazo:

«Dirante, ke ĉiuj sovetianoj unuanime demetas la ĉapelon, kiam eksonas la «Internacio», K-do 9741 diris nur duonveraĵon, ĉar la sovetianoj kredeble ne senĉapeliĝas…»

En lasta linio anstataŭ sovetianoj devas esti sovetianinoj.

Fine K-do Belogorcev, kies «Tago el mia vivo» aperis en n-o 136, timante, ke oni kulpigos lin pri mensogo (?) petas nin komuniki jenon. En sia artikolo li skribas i. a. ke la temperaturo en Tomsk estas —25, —30°. Tio estis vera, kiam li estis skribanta sian artikolon (en komenco de marto), sed nun la hidrargo de lia termometro dancas inter + 20, + 25°. Do ĉiuj K-doj estas kore petataj tiusence korekti lian artikolon … ĝis la proksima vintro… Red.

ATENTU!

Gek-doj el ĉ. l. skribu al ni pri komenco, disvolvo k. la nuna stato de sendia (liberpensula) movado en via urbo, lando k. pri la malfacilaĵoj en ateisma propagando. — Laŭeble pri la vivo de div. sektoj k. religioj en via regiono. Ĉiuj ricevos resp.

Interesaj rezultoj de tiu kolekto estos presataj en div. gazetoj.

Adr.: K-do J. Gude, Uritskaja, Nr. 11, Ostrov, Pskov. gub. (Sovetio).

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Argentino.

K-do S. Crnić, Garay, 2466, Mar del Plata, petas pardonon de siaj korespondantoj pro prokrasto de respondo, ĉar okaze de mia koresp. peto mi ricevis tre multajn korespaĵojn. Al ĉiu mi certe resp. laŭeble.

Aŭstrio.

K-do A. Rezniček, Salzachstr. 25/17-a, Wien, XX., petas ĉiul. Gek-dojn sendi kvanton da div. nov. k. uzitajn PM. Mi resendas la saman kvanton aŭ prezon. Garantias kontentecon. Koresp. k. ĉ. l. L, PI, bfl.

Bulgario.

K-do Ivan Jurdanov Markov, Popov, dez. koresp. kun Gek-doj el ĉ. l., L, PK, PI.

Ĉekoslovakio.

K-do Fritz Bittner, Gablerstr. 152, Grottau, dez. koresp. k. ĉ. l. Resp. garantiata.

Francio.

Adresŝanĝo: K-do Masetti, (membro 1530, ant. en Crémieu) nun: 112, avenue Thiers, Villeurbanne (Rhône).

Germanio.

— 13 Gek-doj dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l., resp. ĉiam. Adr.: K-do O. Mälzer, Eichgraben, Nr. 7, Zittau i. S.

K-do H. Bönisch, Josephinenstr. 19, IV., Leipzig, C 1, dez. interŝ. PM, k. ĉ. l., nepre resp.

K-do Hans Esche, Scharnhorststr. 9, Herne i. W., dez. koresp. k. ĉ. l., precipe kun metallaboristoj pri sindikat-movado, L, PI.

K-do Paul Weidl, Funkestr. 25, Einsiedel b. Chemnitz i. S., dez. koresp. k. ĉ. l., nur kun fidindaj Gek-doj. Resp. garantiata.

— Kongresanoj atentu! La «Prol. Esp. Grupo Hamburg-Altona» invitas Gek-dojn (sovetianojn ktp.) post la Kongreso viziti ĝin. Tuj anoncu vin ĉe K-do Herm. Theobald, Im Hag, Nr. 5, Altona.

— Lab. Esp. Grupo petas alsendi por varbekspozicio k. lumbildparolado belajn kaj artajn PI, bfl. el ĉ. l. Resp. garantiata. Adr.: K-do Kurt Kuchinke, Gross-Röhrsdorf i. S.

K-do Max Schade, Gabelsbergerstr. 157, k., Strehla a. E., dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l., L, PK, PM. Rapide resp.

Adresŝanĝo: K-do Max Lühmann, Hückelhofen, Kr. Erkelenz, Wadenberg, Nr. 75, (antaŭe en Buer-Scholven).

Hispanio.

—Juna K-do dez. koresp. kun juna K-dino de Sovetio. Adr.: K-do R. Llaneza, Str. S. Pablo, 44, 2º, Barcelona.

K-do Ramon Montforte, str. Asahonadors [?], 23-3º-1-a, Barcelona, dez. koresp. kun azianoj, ĉefe kun hindoj k. ĉinoj pri socia movado.

K-doj Petro k. Isidro Escayol (fratoj), str. Principe, 6, Rubi (Barcelona) dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., prefere pri agrikulturo. Ni estas kamparanoj.

Sovetio.

K-do H. Merlin, Podvalnaja, 2, Mogilev, dez. koresp. pri kamparana vivo k. ĉ. l. Nepre resp.

K-do M. E. Kotenko, (sekretario de sindikat-lok-komitato) Prohladnaja S. K. j. D., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.

— Uzbekistanino el Mez-Azio, K-dino Raiso Moŝković, ul. Volodarskaja, 5, Andijan, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., L, PK, PI, Resp. garantiata.

— Metalistoj de Sebast. haveno dez. kor. kun metal. ĉ. l. indiv. kaj kol. Adr.: Sebastopolo, str. de Trockij, 30, Sekcio por Int. Koresp.

K-do N. Braginskij, poŝtkesto, 4, Kamenskoje, Dnepr. okr., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.

Turkio.

K-do Miŝa Djankov, Naftasindikat, Anatoli Kvak, Konstantinoplo – Omour Erie [?], dez. koresp. kun SAT-anoj de malproksima oriento, precipe kun ĉinoj, hindoj k. japanoj.

— pàgina 8 —

ATENTU!

Korespondado internacia de fabriko al fabriko

Sesdek laboristoj el laborejo de granda Berlina firmao (tajloroj por viraj vestaĵoj je mendoj laŭ mezuro) laŭ propono farita de SAT-ano nepre deziras korespondadi kun sam- aŭ similspecaj (aŭ aliaj) kolektivoj de laboristoj en Sovetio (prefere Georgio) kun celo ricevi objektivan, senpartiecan imagon pri laborista vivo, kondiĉoj ktp. Laŭpartie la Laboristaro konsistas el 7 socialdemokratoj, 5 komunistoj, la ceteraj estas senpartiuloj.

Gek-doj kiuj volas helpi nin je interrilatigo de tiu ĉi treege grava por esperanto kaj Laboristaro en Sovetio int. fabrika korespondado estas petataj plejeble diskonigi ĉi iniciaton en lokaj guberniaj k. muraj gazetoj, kunvenoj, sindikatoj, por ke la serioza korespondado estu sukceshava kaj imitota de multaj aliaj laboristaj kolektivoj.

K-doj esp-istoj, helpu al fabrikoj kie ne estas esp-istoj kiel tradukantoj k. perantoj. Helpu!!

Adreso de l’ fabrika komitato: Richard Röder, bei Knize & Comp. Berlin NW 7, Schiffbauerdamm 15, 2. Hof, 4. Etaĝo.

ATENTU!

Mi serĉas mian K-don Nikola Ribakov, kiu laboris kun mi en Bozu-Meĝa (Hungario), kiam mi estis militkaptito. — Dankon anticipan!

Adr.: Tajloro Novica Jovanović, Vojvoda Mišica, Nr. 8, Valjevo (Jugoslavio).

GEKAMARADOJ! ATENTU!

La Chemnitza kartelo de proletaj klerigorganizoj (inter ili teatra, muzikludantaj, filatelia, radioamatora, higiena, esperanta, fotoamatora k. a. unuiĝoj) aranĝos la 27-an de aŭgusto Varbvesperon, dum kiu ĉiuj aniĝintaj grupoj prezentos ion. La ĉi-tiea lab. esperanto-grupo esperas forte impresi per prezentado de salutoj el la Tutmondo proletara. Pro tio ni petas la ĉiulandajn Gek-dojn kaj prol. organizojn, precipe klerigajn, saluti tiun «Vesperon» per multnombra sendado de PI., PK., fotoj ktp. kiuj estos publike laŭtlegataj kaj poste en la salono ekspoziciataj. Ĉiu sendonto ricevos respondon.

Adreso: Al la Chemnitza Laborista Klerigkartelo, K-do M. Reuter, Chemnitz i. S., Jakobstrasse 51 (Germanio).

ATENTU!

Laborista propagandisto deziras sendi sian filon gimnazianon al germana familio dum libertempo (aŭg—sept.) kaj interŝanĝe akceptus germanon (junulo aŭ maturulo) en sia hejmo. SAT-anoj peradu la interŝanĝon. Seriozeco garantiata de la peranto: K-do Boubou, 96, rue Saint-Marceau, Orléans (Loiret), Francio.

[REKLAMO p.8] Packonferenco en Praha: Paco per Lernejo, Ĉefkunveno de la Tutmonda Esperanto-Instruistaro (TAGE) en Praha, Instruista Internacio: Fondiĝa kongreso en London. Pri tiuj temoj vi trovos raportojn en la numero 7, 1927 de la Internacia Pedagogia Revuo. Prezo: 0,50 g. mk. aŭ 2 respondkuponoj. Skribu al M. Goldberg, Leipzig S 3, Frohburger Str. 68.

ENHAVO:

  • Saluto al Sovetio, de 488 . . . pĝ. 1
  • Lyon, urbo de la VII-a kongreso de SAT, de M. Roux . . . „ 2
  • Letero el Ĉinio, de Kantona E. S. . . . „ 2
  • Manifestacio de Ruĝaj Front-Batalantoj, de O. Bässler . . . „ 3
  • Pri Edukado en Sovetio, de 488 . . . „ 3
  • For la burĝan ideologion!, de Vildebrand . . . „ 3
  • La salajroj kaj somera libertempo en Sovetio, de Esperantiano . . . „ 4
  • Sklavaro (fino), trad. M. K. . . . „ 4
  • Tra Esperantio . . . 5—7
  • Diversaĵoj, Korespondado . . . „ 7
  • Anoncoj . . . „ 8

[REKLAMO p.8] Se vi volas konatiĝi kun vivo en la tuta mondo kaj esti objektive informataj pri la okazaĵoj en ĉiuj landoj — Pri internacia, politika, socia kaj kultura bataloj de la Proletaro — Legu: A-I-Z Laborista Ilustrita Gazeto Tutmonda — Aktuala! Interesa! Instrua! Amuza! Plej malkara! Aperas semajne kun unuaranga bildaro! La plej grandan proletan ilustritan gazeton de la mondo! De nun ESPERANTO uzata kiel dua klariga teksto!! Postulu senpagan specimenon kaj informon pri abonkondiĉoj ĉe la landaj agentejoj: (ĉe komenco de adresoj — ponumera prezo) Germanio: 20 pf., monate 75 pf., CENTREJO: BERLIN W 8, Wilhelmstrasse 48, Neuer Deutscher Verlag. Aŭstrio: 40 groŝ.; Leop. Maresch, WIEN I, Bauernmarkt 1. Ĉeĥoslovakio: 1,60 kr.; B. Lucke, REICHENBERG, Karlsgasse 5. Svisio: 30 rapp.; Neuer Deutscher Verlag, ZÜRICH, Gerberg. 5. Holando: 15 cents; H. v. Walree, Jan v. Galenstraat 291, AMSTERDAM. Sovetio: 15 kop., Mejrabpom, MOSKVA, Tverskaja Jamskaja 3. Por la ĉi supre nomitaj landoj monata abonprezo estas 1,20 germ. marko: Francio: Messagéries L. Feiler, Hôt. d. Post., Boite Postale, PARIS. Usono: CHICAGO (MIN.) [?], Bienenkamp [?], Madison Street 1553 W. NEW YORK CITY, 36—44 Ave. Wordsiede Z [?], Carl Gertic [?] (Germany section W. P.). Svedio: STOCKHOLM, I. Johnson, Hülsingegaden [?] 11, I. Palestino: TEL AVIV, P. O. B. 183 Jehuda Fries. Argentino: Jose Kassuel [?], BUENOS AIRES, Rue Mitre 4219. Brazilio: PORTO ALLEGRI (Rio Grande du Sul), Rua Volt Patria 365, Fritz Kniestedt. Belgio: BRUXELLES, 59, Rue de Alexicus [?], Comitée de Secours Ouvrière. Danzig: Arbeiter-Bücherstube, Böttchergasse 23—27. Aliaj landoj mendu dume rekte el GERMANIO. Grupoj, kiuj volas transpreni agentejan laboron tuj skribu al centrejo Berlin.

[BILDO p.8 | 34,58,68,75] Emblemo de AIZ: la literoj «A-I-Z» en gotika skribo, sub ili oblikva strio kun la surskribo «Laborista Ilustrita Gazeto Tutmonda».

Presejo: Uns [?]-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 146, 16 de juliol de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-ro 146 — APERAS SEMAJNE — 16. Julio 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

Raportaro de la Ekzekutiva Komitato de SAT

diskutota ĉe la VII-a Kongreso

Laŭ la deziresprimo voĉdonita ĉe la lasta Kongreso en Leningrad¹) ni komencas en ĉi tiu n-ro la publikigon de la raportaro de la E. K. de SAT. La sperto montros ĉu tia procedo taŭgas kaj devas esti daŭrigota en la venontaj jaroj. Pro tio la publikigo de kelkaj bonaj artikoloj devas esti prokrastata, kaj aliaj eĉ ne povos aperi, tial ke ili ne plu estos aktualaj.

*

Kiel statas nia afero? Ĉu ĝi kreskis aŭ malkreskis? Kion ni faris depost la Kongreso?

Ni ekrigardu momente malantaŭen. Ni observu la funkciadon de nia SAT-aparato dum la pasinta jaro.

En la ĵusa jaro nia movado ege kreskis, kiel montras la subaj nombroj. Tiuj nombroj iom malsimilas tiujn, kiuj aperis en la Jarlibro, ĉar intertempe varbitaj estis novaj SAT-anoj.

Rimarkinde tiu kreskado estas, se ne ĉie samrapida, almenaŭ ĝenerala, ĉiea.

*

Raporto pri la administra jaro de SAT

(1926/1927)

K-do Rich. Lerchner.

SITUACIO DE LA MEMBRARO

La [nelegebla] de [nelegebla]membraro estis la 20. junio 1[nelegebla]7 jena: [nelegebla]ktivaj membroj 4593 kaj pasi[nelegebla] mem[nelegebla]oj 623, sume 5216 membroj. [nelegebla]asintjare [?] je la sama tempo ni havis: 3266 aktivajn membrojn kaj 247 pasivajn, sume 3513 membrojn. En la jaro ni do varbis 1703 novajn anojn.

Laŭ la landoj la nombro de anoj dividiĝas jene (por pli bone montri la kreskon aŭ malkreskon ni aldonas en krampoj la ciferojn de la pasinta jaro):

Alĝerio 11 (1), Argentino 17 (13), Aŭstralio 2 (1), Aŭstrio 264 (191), Belgio 100 (61), Brazilio 2 (2), Britio 193 (109), Bulgario 32 (10), Ĉeĥoslovakio 171 (110), Ĉinio 19 (9), Dancigo 7 (3), Danio — (1), Estonio 15 (14), Finnlando 41 (22), Francio 299 (188), Germanio 1552 (1143), Hispanio 96 (39), Hungario 26 (12), Islando 1 (—), Italio 4 (25), Japanio 27 (19), Jugoslavio 60 (48), Kanado 3 (2), Latvio 29 (7), Litovio 31 (28), Maroko 1 (—), Nederlando 69 (46), Norvegio 27 (19), Nov-Zelando 1 (2), Persio — (1), Polio 50 (39), Portugalio 14 (5), Port. Afriko 1 (1), Rumanio 5 (4), Saarlando 1 (1), Sovetio 1936 (1266), Sud-Afriko 3 (4), Svedio 51 (31), Svisio 23 (13), Tunizio 1 (1), Turkio 3 (—), Usono 28 (22).

[BILDO p.1 | 33,47,59,78] Kolona diagramo «Kresko de la SAT-anaro»: 1921 — 390, 1922 — 1064, 1923 — 2328, 1924 — 2404, 1925 — 2705, 1926 — 2960, 1927 — 5216.

Ni ne preterlasu la okazon ĉi loke danki al niaj varbemuloj. Ja, ni ne dubas, se ĉiu aktiva membro de SAT farus sian devon, ni tre, tre baldaŭ superus la dekan milon. La diskuton pri la kresko aŭ malkresko en la diversaj landoj mi translasu al la kongresanoj.

Plue estas rimarkinde, ke ne nur multaj K-doj novaliĝis, sed ankaŭ la membrokvanto eliminita pro nepago de la ĉi jara kotizo ne estas tiom granda, kiom dum la pasintaj jaroj. Ĉi tiun jaron ni nur bezonis elimini 1235 membrojn (pasintan jaron ni eliminis pli ol 2000 membrojn pro nepago de la kotizo). Estas bedaŭrinde, ke ankaŭ en SAT ekzistas tiaj «sezonmembroj», sed ni konsolu nin per tio, ke tiaj membroj ekzistas en ĉiuj organizoj.

Konsiderante la kreskegon de la membraro dum tiu ĉi jaro ni kompreneble devas konstati, ke tiu kresko plej ekstreme ŝarĝis la Administracion. Kvankam la dungitoj en la administrejo sindoneme laboras dek ĝis dekdu horojn, la administranto eĉ ĝis dekkvin horojn potage, ni ofte ne povis plenumi kelkajn aferojn laŭ nia deziro. Ĝuste en la fako «korespondado» ni devis plej rapide labori. La individuaj interrilatoj ja bezonas pli da tempo ol kolektiva interrilato kaj pro tio ni salutas la proponon de la K-doj el Ĉita. Necesas, ke ni koncentrigu niajn fortojn. Tiu koncentrigo de la fortoj en la SAT-movado ne nur senŝarĝigus la laboristojn en la administrejo, sed ankaŭ ebligus al ni pli ŝpareme labori. Necesas, ke la perantoj ne plu estu hazarde elektataj kiel okazis tro ofte ĝis nun. Ni trovu vojon, kiu pli simpligos la interrilatojn inter la membraro kaj la administrejo.

¹) Oni legu pri tio en la «Protokolo de la VI-a Kongreso» pĝ. 47.

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

JARLIBRO 1927 JE FINANCA VIDPUNKTO

Ĉu necesas diri multajn vortojn? Mi kredas ke ne, ĉar ĉiu membro ja mem havas sian Jarlibron en la mano kaj povas mem fari la koncernajn komparojn. Necesas nur tuŝi la financan flankon de la demando.

Tiun ĉi jaron ni eldonis la Jarlibron en kvanto de 5500 ekz. La fakturo de la presisto estis 5227 mk. germ., la banderoloj por la ekspedo kostas al ni 20 mk. germ. kaj por la afranko ni elspezis 538 mk. germ. Sekve la elspezoj por la Jarlibro estas sume 5785 mk. germ. Konsiderante la enspezojn en formo de la membrokotizoj, se ni ronde kalkulas t. e. 1,50 mk. germ., ni ricevas sumon da 7824 mk. germ., sekve restas al ni por aliaj elspezoj: demandiloj, aliĝiloj, membrokartoj, kotizmarkoj kaj administraj elspezoj la sumo de 2039 mk. germ. Estas tute evidente, ke tiu sumo ne estas tro granda por kovri la elspezojn por la supre ĉititaj aĵoj. El tio ni konkludu, ke ni devas limigi la amplekson de nia Jarlibro aŭ plialtigi la kotizon. Kune kun la lasta Jarlibro la membroj ricevis «demandilon», kies notojn ni volas uzi por la sekvonta Jarlibro. Ja ni jam nun okupu nin ankaŭ pri la financa flanko de tiu aranĝo, ĉar tutcerte, se ĉiu membro aktiva plenumus tiun demandilon, la Jarlibro fariĝus preskaŭ 100-paĝe pli dika ol sen tiuj specialaj notoj. Pro tio estas necese, ke la Kongreso trovu vojon por egaligi tiun pluan elspezon.

«SENNACIULO»

Komence de septembro 1926 ni dissendis pli ol 1000 provekzemplerojn al adresoj, kiujn ni povis havigi al ni. Krome K-do de Bruin bonvoleme transprenis la reklam-fakon por niaj gazetoj. Li sendis anoncojn al multaj laboristaj kaj neŭtralaj esp. gazetoj. La sukceso rilate «S-ulon» kompreneble ne forrestis. Sed kvankam ni faris ĉion eblan por almenaŭ altigi nian abonantaron ĝis 3000 abonantoj, ni malgraŭ niaj klopodoj ne povis atingi tiun ciferon. Nun la eldonkvanto de «S-ulo» estas nur 3000 ekz. Abonojn aŭ vendekzemplerojn ni havas en jenaj landoj:

Alĝerio 5, Argentino 17, Aŭstralio 1, Aŭstrio 149, Belgio 66, Brazilio 1, Britio 125, Bulgario 30, Ĉeĥoslovakio 96, Ĉinio 11, Danio 1, Estonio 14, Finnlando 14, Francio 119, Germanio 817, Hispanio 57, Holando 62, Hungario 28, Islando 1, Italio 2, Japanio 28, Jugoslavio 40, Kanado 4, Latvio 27, Litovio [nelegebla], Maroko 1, Meksikio 1, Norvegio 16, Nov-Zelando 1, Persio 1, Polio 37, Portugalio 10, Rumanio 4, Sovetio 703, Sud-Afriko 1, Svedio 41, Svisio 25, Turkio 2, Usono 25.

Sume ni do ekspedis el la n-ro 142, 2583 pagatajn ekzemplerojn. Pasintan jaron antaŭ la Kongreso en Leningrad ni havis nur 2000 abonantojn. Nature la fakto, ke ni devis dum kelkaj monatoj aperigi la gazeton nur dusemajne domaĝis la varbadon. Kaj kredeble ĉiuj konsentos, ke en tiaj kondiĉoj la varbado dum unu jaro de preskaŭ 600 novaj abonoj estas tre ĝojiga kaj esperiga. Kalkulante laŭ la malnova tarifo, t. e. por membroj jarabono 6.— mk., ni ricevis jenan sumon: 15 498 mk. germ., kvankam la anoncoj en «S-ulo» ankaŭ alportas iom da mono, sed tiuj kelkaj centoj tute ne sufiĉas por ekvilibri la buĝeton. Ni devas plue konsideri, ke nia abonantaro ne estis tiom granda komence de ĉi administra jaro, sed nur de n-ro 96 komenciĝis la kresko.

Nun ni rigardu la fakturojn de la presisto. «S-ulo» kostas al ni po n-ro kaj inkluzive kliŝoj 250 mk., por ekspedo ni bezonas po n-ro 75.— mk. germ., sekve ni elspezas po n-ro 325 mk. germ. tio estas dum la tuta jaro 16 900 mk. germ., sekve ni malprofitus 1402 mk. germ., se ni estus konservintaj la malnovan tarifon. Kompreneble ni jam pli malprofitis, ĉar ni devas konsideri, ke nia abonantaro nur lastatempe konsiderinde kreskis. Por ke ni povu konservi la antaŭan tarifon, necesus, ke en la daŭro de ses monatoj vi varbus 1000 novajn abonojn. Ĉar tion ni ne povis atingi, necesis do, ke ni plialtigu la abontarifon — tarifo, kiu tamen restas konsiderinde malpli alta ol tiu de aliaj esp. gazetoj.

Flanke de la Redakcio kaj de la Administracio ĉio ebla estis farata por ebligi ampleksan varbadon de abonoj. Ĉu same la tuta SAT-anaro ankaŭ faris sian devon tiurilate? Pri tio ni dubas. Ni ja opinias, ke ekzistas inter la lab. esperantistaro pli ol 5000 varbeblaj abonantoj. Sed ne ĉiu K-do klare komprenas, ke la gazeto estas la ĉefa, la plej zorginda parto el la SAT-aparato. Kiuj komprenas tion, tiuj devus streĉi ĉiujn fortojn por senĉese plialtigi la nombron de abonantoj.

Ĉe multaj K-doj la dekkvartaga aperado de la gazeto ŝajne kaŭzis ioman konfuzon, ĉar siatempe la administranto ricevis diversajn plendojn pri neriveco de «S-ulo»; sed kontrolante la aferon ni konstatis, ke ni sendis la gazeton, sed ĉar la koncerna K-do ne legis la sciigon de E. K., li kredis ricevi ĉiusemajne «S-ulon». Ekzistis ankaŭ K-doj, kiuj tute malkontentis pro tiu aranĝo. Certe ni ankaŭ ne estis kontentaj, sed la kulpon ni en la Administrejo ne havas. Cetere la abonantoj ne perdis monon per tiu aranĝo, ĉar dum tiu tempo ni aperigis 12-paĝe la gazeton kun sufiĉe densa kompostaĵo. Kompreneble la neinformito ne komprenas tion. Ni nur ŝparis afrankon per tiu procedo. Se ni regule estus ricevintaj nian monon el nia agentejo en Sovetio¹), tiam ni ne estus devigitaj fari tiun aranĝon.

Per la nova tarifo kaj per pli da komplezemo flanke de la sovetaj instancoj rilate transsendadon de nia al la organizo apartenanta mono ni esperu, ke en la venonta jaro nia evoluado ne estos haltigata.

«LA LERNANTO»

Pri tiu organo aparte raportos K-do Borrell, la redaktoro. Necesas nur, ke en la administra raporto ni donu kelkajn informojn el la financa kaj abona vidpunktoj. Komence, kiam E. K. intertraktis kun la diversaj naciaj organizoj, rilate almeton de «La Lernanto» oni povis kredi, ke ĉiuj organizoj almetus tiun folion, sed iom pli poste la afero aliiĝis. Malmendis la gazeton la «Sveda Lab. Esp. Asocio», same ankaŭ la «Norvega Lab. Esp. Asocio». Restas nur ankoraŭ la «Germana Lab. Esp. Asocio» kun 4500 ekz., la «Franca Lab. Esp. Asocio» kun 100 ekz. kaj la «Hungara Lab. Esp. Asocio» kun 300 ekz., krom tio ni almetas «La Lernanto-n» al «S-ulo» en kvanto de 3000 ekz. Abonantojn al «La Lernanto» ni havas nur 30. — «La Lernanto» kostas al ni po numero 110.— mk. La nuna eldonkvanto estas 8000 ekz.

«SENNACIECA REVUO»

La eldonkvanto de tiu organo estas nun 1500 ekz. Ĝia abonantaro dividiĝas jene:

Alĝerio 1, Argentino 13, Aŭstrio 68, Belgio 34, Brazilio 1, Britio 43, Bulgario 22, Ĉeĥoslovakio 30, Ĉinio 10, Danio 1, Estonio 10, Finnlando 4, Francio 55, Germanio 250, Grekio 1, Hispanio 27, Holando 21, Islando 1, Italio 2, Japanio 37, Jugoslavio 17, Kanado 3, Latvio 13, Litovio [nelegebla], Maroko 1, Meksikio 1, Norvegio 4, Persio 1, Polio 23, Portugalio 5, Rumanio 1, Sovetio 363, Sud-Afriko 1, Svedio 11, Svisio 7, Turkio 1, Usono 11.

Do, sume ni havas nur 1094 abonantojn. Pasintan jaron je la sama tempo ni havis 1200. Kvankam ni ne bezonas multan afrankon por tiu revuo, ĉar la plej grandan parton ni povas ekspedi kune kun «S-ulo», ni tamen ĉiujare havas malprofiton en la buĝeto de «S. R.», ĉar la abonantaro estas ja tro malgranda. Ekz. ĉiu n-o de «S. R.» kostas al ni proksimume 260 mk. germ. ĉe 16 paĝoj, sed ni devas konsideri, ke la Redakcio komence de la jaro eĉ aranĝis kelkfoje 20 paĝojn. Krome ni devas alkalkuli al tiuj 260 mk. minimume 10 mk. por afranko, sekve unu n-o de «S. R.» kostas al ni 270 mk. Konsiderante la malnovan abontarifon t. e. 2,50 mk. por membroj, ni enspezas dum la jaro 2735 mk. germ. por «S. R.» Konsiderante la elspezojn kaj kalkulante ĉiun n-on nur 16-paĝa ni elspezas dum la jaro 3240 mk. germ., tio estas malprofito je 505 mk. germ. Sed ni ankaŭ devas kalkuli, ke «S. R.» portu malgrandan parton da profito por la ceteraj elspezoj (administraj), kompreneble tio ĝis nun ne okazis kaj ankaŭ en tiu fako ni ne povas postuli, ke ni prenu la profiton el la libro-fako kaj donu ĝin al la buĝeto de «S. R.» Ni devas zorgi, ke ĉiu fako

¹) Oni legu en alia ĉapitro pri tio.

SAT-anoj, partoprenu amase la VII-an Kongreson de via Asocio en Lyon (Francio) de 12.—16. de aŭgusto 1927

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

por si mem almenaŭ egaligu la buĝeton. Pro tio ni estis devigataj ankaŭ plialtigi la tarifon de «S. R.» Plue ni devas konsideri, ke «S. R.» ĉiam enhavas tre densan kompostaĵon, kiu multe pli karigas la revuon…

Bedaŭrinde depost januaro 1927 la abonantoj kaj kompreneble ankaŭ la administranto spertis la malakuratecon de nia Redakcio. Kaj malgraŭ la severaj plendoj, senditaj al Moskvo, la afero ne aliiĝis. Tre ofte verŝajne la abonantoj pensis, ke tiu malakurateco estas kaŭzita en la administrejo, kaj ni ricevis de la abonantoj riproĉojn, kiuj estis justaj, sed ili estis senditaj al la malĝusta adreso. Ni nenion povis fari kontraŭ tiu malakurateco. Tio kompreneble kaŭzis multe da nenecesa korespondado kaj tre verŝajne ankaŭ la malkreskon je 106 abonantoj dum la jaro. Nur al la malakurateco en la aperado ni ja povas atribui la malkreskon, ĉar sufiĉa reklamado estas farita por «S. R.» Ni devas trovi vojon por denove starigi la akuratecon en la liverado de nia monata revuo. Cetere la Direkcio jam de kelka tempo klopodas por trovi kontentigan por ĉiuj solvon al tiu problemo.

EKZEKUTIVA KOMITATO

Laŭstatute la Ekzekutiva Komitato konsistas el 9 membroj. Fakte ĝi konsistas nun el 5 membroj en Paris, 2 en Leipzig kaj 1 en Moskvo.

La Parizaj membroj (K-doj Banmer, Cachon, Glodeau, Lanty kaj Roux) kunvenas regule 2-foje en la monato, kaj pli ofte, se necese. Post ĉiu kunveno, kopio de la protokolo estas sendata al la ceteraj E. K.-anoj, K-doj Lerchner kaj Richter en Leipzig kaj K-do Nekrasov en Moskvo.

La sekretariadon tenas K-do Glodeau, K-do Lanty: Prezidanto, K-do Roux: Vic-prezidanto, K-do Cachon, Protokolanto.

Laboro ne mankas al E. K., sed nur tempo kaj laborrimedoj. Ĉe alia parto de la raporto ni parolas pri dungo de oficisto en Paris, kiu estos samtempe redaktor- kaj sekretarihelpanto. Tiu dungo estas absolute necesa, ĉar la tasko estas tro peza por K-doj kiuj povas sin doni al SAT nur post la panakira laboro. Cetere necesas noti, ke K-doj Cachon, Glodeau kaj Roux okupas ankaŭ postenon en la estraro de FEO (poresperanta aparato franclingva) kaj sekve ne povas dediĉi sian tutan liberan tempon al la laboroj de la E. K.

Plaĉas al ni konstati, ke tre bonkamaradece interrilatas la membroj de E. K.

RILATOJ INTER LA SENNACIECA KONSILANTARO KAJ LA EKZEKUTIVA KOMITATO

Daŭre glataj estas niaj rilatoj kun la Konsilantoj. Ni demandas ilian opinion ĉiufoje kiam ni troviĝas antaŭ grava problemo, kaj raportas al ili ĉiufoje kiam ni devis mem solvi urĝan problemon. La plimulto el la Konsilantoj regule kaj akurate respondas; kelkaj iafoje forgesas respondi aŭ eĉ silentas tute. Ĉi tie ni tamen devas mencii la strangan sintenadon de unu Konsilanto, K-do Franz Jonas, en Wien: depost majo 1926, li ne donis vivsignon al ni. La 10-an de oktobro 1926, ni skribis aparte al li: respondon ni ne ricevis. Ni emis pensi, ke nur la poŝto kulpas en tio, kaj ree la 14-an decembron ni sendis rekomendite leteron kun jena enhavo:

Estimata K-do!

La 10-an de oktobro, ni sendis al vi leteron, kies tekston vi legos ĉi-sube. Ĝis nun ni atendis vane respondon de vi. Kio do okazis?

(Kopio de nia letero de 10-a de oktobro 1926):

Ni emis opinii, ke via nerespondo al niaj cirkuleroj signifas, ke vi aprobas la sintenadon de E. K. de SAT, kaj ke vi nur pro troa okupateco en aliaj aferoj ne povas al ni respondi. Intertempe nin atingis la famo, ke vi eksiĝis el SAT.

Tion ni ne povas opinii vera, ĉar certe vi, kiu estas kutimata al organizo kaj ĝiaj devoj, precipe konsiderante vian pozicion en SAT, kaj en la landa esperanto-organizo, estus informinta nin pri tiu paŝo viaflanke. Sed ĉar nin neniam atingis letero, en kiu vi estus sciiginta nin pri tio kaj klariginta la kaŭzojn, ni devas tiajn diraĵojn rigardi kiel simplan famaĉon.

Volonte ni vidus, ke vi respondu al nia lasta cirkulero kaj klarigu viajn vidpunktojn kaj opiniojn. Cetere ni tre ŝatus ricevi pli ofte de vi opiniojn, konsilojn, kritikojn ktp. rilate al nia agado kaj la SAT-movado entute.

Tiu letero ankaŭ restis sen respondo. Sekve ni ne scias pri la kaŭzoj aŭ motivoj, kiuj igis nian K-don malzorgi la oficon, kiun libere li akceptis plenumi.

Ni aldonu ke K-do Kunitaro Fukuta, en Osaka, eksiĝis pro tio, ke SAT «fariĝis bolŝevika organizo». Ni skribis al nia K-do, ke li bonvolu pravigi sian diron per cito de faktoj, sed neniam ni ricevis respondon.

Do nun la Sennacieca Konsilantaro konsistas el la jenaj K-doj: Borrell, Nicollet, Richter, Petersen, Muribo, Demidjuk, Smirnov, Izgur, Hajrapetjan, Krjukov, Bajenov, Yoshi, Dambe, Barreira, Kerr, Fröding kaj Corral.

Niajn oficialajn cirkulerojn ni sendas ankaŭ al la Vic-Konsilantoj, kies opinioj kaj konsiloj estas ofte utilaj al ni, kvankam regule la voĉoj de la Vicanoj ne estas decidpovaj en la balotoj.

Post debato inter la Konsilantoj, Vic-Konsilantoj kaj E. K.-anoj, ni alprenis internan regularon, kies teksto estas publikigita en la Jarlibro.

REDAKTOR-DEMANDO

Lastan jaron, pro la senvaloriĝo de l’franko kaj pro kelkaj aliaj prikonsideroj, ni decidis presigi en Paris «S-ulon» kaj niajn aliajn eldonaĵojn. Ni decidis ankaŭ, ke en Paris devas sidi la redaktejo de nia semajna gazeto por ke ĝia ideologia gvidado estu pli facile kontrolebla de la Direkcio. Ni sekve klopodis por dungi redaktoron, kiu povus veni Parizon. Tiucele ni intertraktis kun K-do Zawada (Lublin, Polio), kiu devis enoficiĝi la 15-an de julio. Sed, ĉe la lasta momento, pro familiaj motivoj, nia K-do ne povis plenumi la jam faritan kontrakton.

K-do Lanty devis do preni sur sin la tutan redaktan laboron, ĝis ni estos dungintaj alian redaktoron. Dum aŭgusto evidentiĝis, ke nia K-do ne plu povos longe elteni: liaj okuloj malsaniĝis kaj tute rifuzis la legadon ĉe arta lumo. Urĝis do trovi se ne teknike tute respondecan redaktoron, almenaŭ helpanton. K-do Scheithauer el Wien, kiu tiutempe troviĝis en Moskvo, post ĉeesto al la Kongreso, estis preta tuj veturi al Parizo por teni la oficon. Li enoficiĝis la 16-an de septembro. Tiu K-do estis tro memfida; li ja ne havis sufiĉan klerecon kaj lingvokapablecon por bone plenumi la taskon. Li tamen okupis la postenon ĝis la 25-a de decembro. Tiam la financa situacio devigis nin ĉiurilate ŝparadi; ni do decidis aperigi la gazeton nur ĉiudusemajne kun 12 paĝoj kaj maldungi la «helpanton». K-do Lanty denove redaktis sola la gazeton, iom helpite tamen de K-dino E. K. Limouzin. Tia situacio daŭris ĝis la 15-a de aprilo, kiam sufiĉe grava malsano trafis K-don Lanty kaj tenis lin en lito dum pli ol du semajnoj. Kaj necesis, ke denove la gazeto aperu ĉiusemajne. Ni do estis devigataj dungi K-don Opi, kiu povas dediĉi nur parton de sia tempo kaj al kiu sekve ni pagas nur parton de normala salajro. Tiu K-do tenas la oficon depost la 11-a de aprilo kaj ekde tiu tempo respondecas pri la redaktado je la teknika vidpunkto.

Kompreneble tiu situacio povas esti nur provizora. Ni ja bezonas kompetentan redaktoron, kiu dediĉu sian tutan tempon al nia afero. Necesas, ke la eldonaĵoj de SAT estu pli kaj pli senriproĉaj je stila kaj lingva vidpunktoj. Kaj tion ni povos atingi nur se ni havas je nia dispono lertan, kleran, sindoneman redaktoron, kiu laboros sub la kontrolo de la Direkcio de SAT. Ni nun klopodas tiucele. Verdire estas malfacile trovi kompetentulon ĉe kiu troviĝas plena SAT-anindeco kaj sindonemo. Ni jam skribe rilatis kun kelkaj K-doj, kiuj pro diversaj kialoj ne povas veni Parizon. Ni esperas tamen, ke baldaŭ la problemo ricevos kontentigan solvon.

Aliĝu tuj al la VII-a Kongreso de «Sennacieca Asocio Tutmonda» Lyon (Francio) — 12.—16. de aŭgusto 1927 Sendu kotizmonon al K-do Marcel Roux, 90, rue Boileau, Lyon VI (Francio)

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

RILATOJ DE LA DIREKCIO KUN LA ADMINISTRACIA KOMISIONO

Jam depost la Wiena Kongreso ni havas en Leipzig Administracian Komisionon. Samkiel la E. K. devis esti reelektata post la Leningrada Kongreso, tiel ankaŭ okazis por la Administracia Komisiono. Tiun taskon ni lasis al la Leipzig-a SAT-anaro kiu jam elektis la unuan. Do en sia ĝenerala kunveno de 11-a de januaro 1927, la Leipzig-aj SAT-anoj delegis por formi la novan Adm. Komisionon la jenajn K-dojn: Schröder, Schulze, Riese, Grünberg, Mehlhorn kaj Richter.

La rolo de tiu organo estas grava, kaj plezure ni konstatas, ke la Komisionanoj ĝin bone komprenis kaj volas plenumi. Ĝis nun ili montris fervoron kaj sindonemon por nia afero; ili ĉiuj ĉeestas regule la kunvenojn, kies protokolon ili sendas al Paris. Ĉe ĉiu kunveno ili staras antaŭ multaj demandoj administraciaj, pli malpli gravaj, kaj ofte ili decidas nur post interdiskuto kun la Direkcio.

La A. K. kaj la Direkcio ellaboris kaj akceptis la jenan internan regularon:

I. Konsisto de A. K.

a) La A. K. konsistas el 6 personoj kaj estas elektata de la Leipzig-a SAT-anaro. Post ĉiu Kongreso ĉiuj funkcioj likvidiĝas kaj devas okazi ĉu novelekto ĉu reelekto.

b) A. K. elektas inter si: 1 Prezidanton, 1 Vic-Prezidanton, 1 Protokolanton, 1 Help-protokolanton, kaj 2 Konsilantojn.

c) Dum la kunsidoj la ĉeesto de la Administranto estas nepre necesa, tamen li ne havas rajton voĉdoni.

II. Funkciado

a) La A. K. kunvenas ĉiudekkvartaĝe kaj se necese eksterordinare. Estas devo de ĉiu A. K.-ano akurate kaj nepre ĉeesti la kunsidojn. Membroj de A. K., kiuj mankis unufoje en la kunsido kaj ne antaŭe informis la A. K.-estron, eksiĝas aŭtomate, kaj la Leipzig-a SAT-anaro devas elekti anstataŭanton.

b) En ĉiu kunsido estas farata protokolo kaj subskribata de la ĉeestantaj anoj. La kopio estas samtaĝe sendata al la Direkcio en Paris.

c) Ĉiu A. K.-ano havas unu voĉon. Ĉe voĉdonado valoras la simpla plimulto. Ĉe samnombreco de voĉoj, la definitiva decido restas al la Direkcio.

d) Ĉiu A. K.-ano nepre konsideru la intertraktaĵojn kiel internajn aferojn de la Asocio, kiuj nur koncernas la Direkcion (Paris) kaj A. K. (Leipzig).

e) Ĉe urĝaj aferoj la A. K. rajtigas la A. K.-estron decidi kune kun la Administranto, tamen en sekvonta kunsido la estro donos raporton pri tio.

III. Taskoj

a) La A. K. de SAT havas la taskon observi kaj konsili la administrantan laborantaron, ke ĝi laboru en la ĝenerala intereso de la Asocio.

b) La A. K. portas la plenan respondecon rilate la financojn.

c) Ĉiutempe ĝi rajtas kontroli la financan situacion de la Asocio (en- kaj elspezoj).

d) Kontroli kaj subskribi (almenaŭ 3 personoj) la monatajn kont-resumojn, sendatajn al la Direkcio (Paris).

e) Ĉiun 1-an de julio la A. K. kune kun la adm. laborantaro konstatas la inventaron kaj starigas la bilancon por la Kongreso. A. K. verkas tutjaran raporton pri sia laboro, prelegata dum la Kongreso.

f) Same labori en la fiksado de la libroprezoj kaj abontarifoj. La A. K. rezervas por si la rajton vidi la materialon (paperspecimenojn, ktp.) de la noveldonaĵoj antaŭ la preso.

KOMISIONO ELEKTITA EN LENINGRAD POR RILATI KUN LA PROPAGANDAJ ASOCIOJ

Tiu Komisiono konsistas el K-doj Bässler, Deubler, Ebner, Mark Starr, Cuillerdier, Adamson, de Bruin kaj Zawada; K-do Scheithauer estas sekretario. Eble ni aŭdos lian raporton. Almenaŭ ĝis nun, ni scias nenion pri la faroj de tiu organo. Ni profitas la okazon por admoni la K-dojn, ke ili ne akceptu taskon, se ili ne intencas aŭ ne povas bone plenumi ĝin. Ni jam multfoje diris, ke en niaj vicoj ne mankas kritikantoj kaj proponantoj; sed malmultaj estas la plenumantoj.

La E. K. ne povas akcepti ian ajn respondecon pri la funkciado de tiu Komisiono. Ni nur diru, ke nuntempe kiel antaŭe, ni estas pretaj bonvoleme ekzameni kun la respondecaj gvidantoj de la por-esperantaj asocioj ĉiujn proponojn, kapablajn antaŭenpuŝi la laboristan esperantan movadon.

Por forigi ĉian ajn miskomprenon pri tiu afero, ni publikigas ĉi tie parton el la letero, kiun siatempe ni sendis al la sekretario de tiu Komisiono:

«Unue ni rimarkigu, ke SAT, kies ĉefa celo estas la peresperanta agado, tamen fakte ĉiam estis preta helpi al la poresperantaj organizoj, ĉu per publikigo de iliaj raportoj en la rubriko «Kroniko» de siaj presorganoj, ĉu per konigado de faktoj gravaj por la propagando de esperanto, ĉu per eldono de «Petro», ĉu per aliaj rimedoj. Se tiu servado de SAT al la poresperantaj organizoj ne estis pli granda, en tio kulpas kelkaj el tiuj organizoj mem, kiuj kvazaŭ ignoris nian Asocion.

Sed malgraŭ tiu plej evidenta bonvolo flanke de SAT, se la poresperantaj organizoj volas fari konkretajn proponojn, kiuj eble povus ebenigi la vojon, glatigi la interrilatojn ktp., kompreneble ni estus pretaj atenti tiujn proponojn kaj helpi al ilia efektivigo.

Ni nur restas neŝanceliĝe pretaj defendi la sennaciecan strukturon de SAT; neniam ni konsentos, ke pretekste je pli intima interrilato inter SAT kaj «enlandaj organizoj», kelkaj rutinemaj K-doj provu aliigi SAT-on en ian internaciaĵon.

La sperto ĉiutaĝe pruvas, ke la SAT-eca laboro plej bone efikas, eĉ por la propagando de esperanto. Sekve, ni esperas ke finfine ĉiuj lojalaj kaj sinceraj laboristoj esperantistaj agados en la kadro mem de siaj poresperanta organizo, por ke ĉiuj ties membroj aliĝu al SAT.

Konkrete ni vidas la solvon de la problemo jene:

a) la «enlandaj organizoj limigu sian agadon en la nura propagando de esperanto. Neniel kaj neniam ili konkurencu SAT-on, ĉu per eldono de esperant-lingvaĵo, ĉu aliel.

b) ili rekomendu al siaj membroj aliĝi kaj ĉiel subteni SAT-on.

Kompense:

  1. SAT estu ĉiam preta helpi la poresperantan laboron. —
  2. SAT rekomendu al siaj membroj, ke ili aliĝu sian «enlandan» organizon.

Jen la opinio de la E. K. de SAT: Por la E. K., fratece al vi:

P. S.: Kompreneble, se vi juĝas tion utila, ni rajtigas vin uzi ĉi respondon en viaj rilatoj kun viaj kolegoj de la Komisiono.»

(Daŭrigota.)

De 12.—16. de aŭgusto 1927 okazos en Lyon (Francio) la

VII-a Kongreso de SAT

SAT-anoj, multnombre ĉeestu la VII-an! Aliĝu tuj! (Vidu la specialajn kongreskomunikojn.)

— pàgina 5 —

SENNACIULO 5

Letero al tutmondaj Kamaradoj

Karegaj K-doj!

Ni, 2000 laboristoj de ŝipkonstrua fabriko en Sebastopolo, sendas al vi nian proletan saluton. Ni lasu la kapitalistojn semi militon kaj provokadon, mortigojn kaj krimojn. Sed ni frate etendu unu al alia la manon kaj subtenu nin reciproke en niaj ĝojoj kaj malfeliĉoj.

Nun ni skribos al vi iom pri nia vivo kaj laboro. Ĝi ne estas facila. Vi ja scias, ke ni devis ĉion entrepreni dekomence. La milito kaj kontraŭrevolucio restigis al ni detruitan industrion, plenigitajn de akvo minejojn, ruinigitajn fabrikojn… En nia fabriko la maŝinoj kaj ilaro estas treege eluzitaj. Kompare kun nuntempa tekniko, ni restis treege malantaŭe. Sed kion fari? Dum somera laborinterrompo ni ŝtopas niajn malnoviĝintajn stablojn, por daŭrigi nian laboron por fortigo de nia industrio kaj konstruado per propraj manoj, de nova socio-ordo. Kaj ni ĝin konstruados. Ni venkis pli grandajn barojn. Nun, kiam la fabrikoj estas en nia dispono, — ni venkos ankaŭ nian malriĉecon. Oni nur ne malhelpu nin, oni nur ne interrompu nian laboron.

Jen malgraŭ la tute ne konformaj maŝinoj, malgraŭ tio ke la fabriko tute ne estis destinita al simila laboro, ĉar ĝi konstruadis nur militŝipojn, ni, venkinte senlimajn barojn, hieraŭ finis grandan komercan ŝipon kaj la saman tagon komencis du novajn.

Nun iom pri nia interna vivo. Nian tutan laboron gvidas nia fabrikkomitato, kiun ni elektas dum nia ĝenerala kunveno. La fabriko havas 2 klubojn, 9 Lenin-anguletojn kaj bibliotekon. Dum tagmanĝa interrompo aŭ post la laboro estas organizataj konversacioj je interesantaj nin temoj aŭ laŭfakaj kunvenoj.

En klubo estas kino-prezentado. Ni havas ankaŭ muzik-rondeton, ĥoron kaj sportrondetojn. La komĉelo de nia fabriko havas grandan aŭtoritaton. Ni laboras 8 horojn, sed je malsanigaj laboroj kaj ankaŭ junuloj laboras nur 6 horojn. Post 5½ monatoj ni ricevas pagotan libertempon por 2 semajnoj kaj en malsanigaj laboroj por 1 monato. Malsanajn laboristojn oni sendas sanigejojn. Certe ne por ĉiuj sufiĉas lokoj, sed ĉiujare la nombro de sendataj pligrandiĝas. Laboristoj postulantaj nur ripozon, estas sendataj en «ripozdomoj» en ĉirkaŭaĵo de la urbo. La «ripozdomoj» estas bonege organizitaj. Laboristoj en belega naturo sub kontrolo de kuracistoj, bonege nutrataj, havas plenan eblecon ripozi kaj kolekti fortojn por nova laboro. Niaj reprezentantoj troviĝas en Urba Soveto kaj en ĉiuj potencorganoj. Ili ofte raportas al ni pri ilia laboro kaj ni donas al ili instrukciojn. Laŭ nia peto ofte la tuta Sovetanaro venas al ni en fabrikon por kunsidi kune kun ni.

K-doj, skribu al ni pri via vivo kaj kondiĉoj de laboro. Ni atendas viajn leterojn.

En nomo de ĉiuj laboristoj

P. Ostrij.

(Sebastopolo. Morzarod. Al K-do Ostrij.)

★

Sacco kaj Vanzetti sendas adiaŭan leteron al ĉiuj laboristoj

Dum jaroj du homoj vekiĝante ĉiumatene en siaj malliberejaj ĉeloj demandas sin: «Ĉu hodiaŭ… la morto?» Dum jaroj daŭrus tiu kruela torturo. Miloj da protestkunvenoj, milionoj da leteroj el ĉiuj landoj postulas tujan liberigon — aŭ tujan mortigon de Sacco kaj Vanzetti.

Nun ŝajne la afero transiras decidan fazon. La guberniestro kiu ĝis nun persone gvidis la esploron transdonis ĝin al speciala komisiono. Baldaŭ do estos tia aŭ alia decido.

Dume la revolucia esp-istaro sendu multoble dum lasta horo protesttelegramojn al Governor A. Fuller, Statehouse, Mass., USA.

Ĉi sube ni publikigas la adiaŭan leteron de ambaŭ revoluciuloj:

Karaj amikoj kaj kunuloj!

Fiksante la tagon de nia mortigo la malamiko lasis al ni nur malmultajn tagojn por vivado.

Vi volas mildigi nian suferadon, nian ŝarĝon malpezigi kaj nin helpi elporti nian sorton. Fluo da bonaj vortoj fluegas el via buŝo en niajn korojn, via kuraĝigo kaj esprimo de solidareco.

Sed kiel ni povas regule kaj inde al vi respondi en leteroj, kiel ni volonte farus? Ni devas nin limigi je ĉi tiu kolektiva letero al vi kaj certigi vin, ke vi ĉiuj, la konatuloj, kaj la malkonatuloj, la silentantoj kaj la multege parolantaj, vivadas en niaj pensoj kaj en niaj koroj. Ni prenos viajn pensojn kun ni en la tombon.

Sed lasu nin paroli al vi ankaŭ pri la vivo. Kunuloj kaj amikoj, estadu kun bona kuraĝo kaj fortaj koroj. Ne cedu kaj ne lasu haltigi vin eĉ sekundon pro zorgo aŭ malvenko. La malamiko povas kelkajn aŭ multajn de ni malliberigi, turmentadi kaj ankaŭ mortigi. Li povas detrui niajn hejmojn, niajn librojn malmultajn kaj niajn instituciojn, sed la malamiko ne povas detrui ideon, rajtojn, verojn. La ideo ekzistadas.

Havu kuraĝon, antaŭen, antaŭen!

Kun ĝojkuraĝaj kaj amikecaj salutoj viaj

Nikola Sacco, Bartolomeo Vanzetti.

(INO-KOR.)

El la sendependa Polio

INTER INVALIDOJ

(Ankaŭ bildeto)

Antaŭ la pordo de la porinvalida oficejo staras kelkaj militinvalidoj. Ne ĉiuj estas maljunaj, tamen ĉiuj tiel aspektas pro sia mizerega vivo. Vestitaj ili estas en ĉifonaĵoj. La vizaĝoj sulkiĝintaj, la okuloj sen ĝojo. Ankaŭ troviĝas tie ĉi virinoj, kies edzoj aŭ filoj ne povas moviĝi.

Ĉiukelkminute oni enlasas unu personon. La aliaj atendas sian vicon. Dumtempe ili interparolas pri sia terura sorto. Mi staras apude kaj atentas. Ĉiu priskribas la sian. La cirkonstancoj estas diversaj, sed la enhavo ĉe ĉiu la sama: mizero, mizero…

— Jam 8 jarojn, depost la polia-bolŝevika milito — diras unu — oni lasas min konstante kuradi tien ĉi kaj ne donas la pension. Alterne oni postulas novajn paperojn, kaj kiam mi tiajn alportas, oni denove postulas aliajn…

— Jes, jes! — enŝovas dua — sed se vi estus riĉe vestita, oni vin tuj kontentigus, memkompreneble…

— Ne estas bonordo en Polio — opinias tria. — La registaro ne zorgas pri ni, sed pri la plenpoŝuloj. Ni ne havas ankoraŭ nian registaron!

— Kaj Pilsudski ne pli bonas ol liaj antaŭuloj — murmuras kvara. — La mono regas…

Alvenas novaj malfeliĉuloj. La pensinterŝanĝo pliviglIĝas.

— Mi havas tri filinojn — krias mezjara virino kun ploro — sed se iu el ili naskos filon, do mi forŝiros de li la kapeton! Li ne estu soldato…

Ŝia kriado kaj plorado faras al ĉiuj kortuŝan impreson kaj ili aŭskultas ŝin ĝis la fino.

— Mia sola filo — daŭrigas ŝi — jus revenis malsana el la kazernoj. Mi turnis min al la armea estraro kun la peto, ke oni akceptu lin en la malsanulejon. Venis kuracisto-majoro, esploris lin kaj diris, ke la danĝero ankoraŭ ne estas tiel granda, kaj kiam li estos agonianta, oni venigos lin en malsanulejon. Tio min tiele kolerigis, ke mi respondis al li per insultoj. Tia aĉulo…

Ŝi ploras kaj ne povas trankviliĝi. Ĉiuj ĝemetas kaj movas la kapojn.

— Kaj la pastroj — diras iu — ĉu ili estas pli bonaj? Tute ne. Ankaŭ ili ne estas por la justeco, sed por la monhavantoj. Mi jam ne kredas ilin. Ĉe mi estas tutegale: polo, judo aŭ germano. Ĉiu nur volas vivi…

La invalidoj ankoraŭ interparolas, sed mi jam ne aŭskultas kaj foriras. Mi forlasas ilin kun duobla sento: ĉagreno kaj kontenteco. Ĉagrenigas min la mizera vivo de la malfeliĉuloj, kaj kontentecon mi ĝuas pro tio, ke fine ili komencas kompreni, kiu estas ilia komuna malamiko, kaj ke neniu el ili eĉ per unu vorto provis defendi la patriotismon…

Iuelmultiuj.

— pàgina 6 —

6 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Ĉe la laboruloj.

DISKUTEJO

Kelkaj rimarkoj pri la organizado de SAT

La programprojekto publikigita antaŭ nelonge en „S-ulo» silentas pri la organiza problemo, pro la rilatoj de SAT kun la landaj esperantoorganizoj laboristaj. Tiu demando estas tamen sufiĉe grava. Nature ne ekzistas ia neceseco por ke la programo absolute enhavu mencion pri la organizado de la movado. Sed la demando postulas solvon, ĉu en, ĉu apud la programo.

Depost kelke da jaroj ni aŭdas plej diversajn opiniojn pri la organiza demando de SAT. Ĉiam denove prezentiĝas la problemo, sed niaj laboroj sur tiu kampo ankoraŭ malmulte antaŭeniris. Kaj devas esti la organizaj rilatoj inter SAT unuflanke kaj la landaj esp-ligoj aliflanke — jen la demando, kiu obstine penetradas niajn ideojn. Pro kio niaj klopodoj¹) por ĝin solvi, ĝis nun ne sukcesis? Kiajn solvojn oni povus konsideri kiel akceptindajn?

Mi provos, ĉi sube respondi al la demandoj ĉi supraj. Espereble aliaj K-doj ankaŭ skizos sian opinion, por ke ni iomete antaŭeniru al klareco kaj kompreno.

* * *

Ni staras antaŭ la fakto, ke la laborista movado esp-ista dividiĝas en (preskaŭ) ĉiu lando je du organizoj: la landa ligo kaj la SAT-anaro. Multaj proletaj esp-istoj estas samtempe anoj de ambaŭ organizoj; multaj nur de unu el ili. Pro tio ni ĉiam aŭdas ree la demandon: kiel kunligi tiujn organizojn, kiel fiksi iliajn organizajn interrilatojn? aŭ eĉ: ĉu ne valorus kunfandi ilin por krei unu solan Internacion de laboristoj esp-istaj?

La esp-ista movado proleta rapide progresas, ĝiaj formoj, ankoraŭ sufiĉe freŝdataj, sekvas la rapidan progreson kaj ŝanĝiĝas rapide laŭ la bezonoj de l’ momento. Novaj sukcesoj postulas kreon de novaj organoj, aliformigon de la organizoj, ŝanĝojn de statuto ktp.

La divido de nia movado je SAT kaj landaj ligoj estas la organiza esprimo de la fakta divido inter laboro peresp-a kaj poresp-a. Ofte la samaj personoj laboras sur ambaŭ kampoj, sed la laboroj mem restas malgraŭ tio malsamformaj kaj malsamesencaj. Se ekzemple grandaj, potencaj organizoj de la laborista movado (partioj, sindikatoj k. sim.) prenus sur sin la propagandon kaj instruon de esp-o, la eldonon de lernolibroj kaj de vortaroj, la plejparto de la funkcioj de la landaj ligoj de proletaj esp-istoj transirus al la cititaj organizoj, sed SAT konservus la peresp-an funkciaron fiksitan en ĝia statutaro. La organizaj rilatoj inter SAT kaj la landaj ligoj dependas memkompreneble de ŝanĝoj kiel la jus menciitaj. Post kelke da jaroj (dek aŭ eĉ pli multe da jaroj), la poresp-aj funkcioj ne plu bezonos specialajn ligojn, ĉar la oficialaj batalorganizoj proletaj ilin plenumos.

Sed nuntempe ambaŭ organizoj ekzistas, apudekzistas aŭ kunekzistas, paralele aŭ komune laboras. Finfine tiu kun- aŭ apudekzistado devas trovi regulitan, eĉ statutigitan sankcion. Por trovi tiun solvon, ni ne povas skizi utopiajn projektojn, sed ni devas observi la vivantajn organizformojn de nia movado, kiuj konstante disvolviĝadas kaj en kies konturoj ni devas rekoni la embriajn formojn de l’ estonto.

* * *

¹) Oni legu pri tiu en la raporto de E. K.

SAT kunligas la proletajn esp-istojn de la tuta mondo, sed ne havante poresp-ajn funkciojn, ĝi ne povas kunligi la landajn organizojn. Sed tamen tiuj landaj organizoj bezonas kunligilon, ĉar elŝanĝo de opinioj kaj spertoj de esp-a propagando, diskuto de novaj metodoj kaj apliko de bonaj iloj en tutmonda skalo estus plej utila por nia movado. Ĉiu landa ligo eldonas sian organon, preskaŭ nekonatan de alilandaj ligoj. Kiom da sukceso, da forto, da fruktedona inspiro rezultus el komparo de ĉiuj tiuj organoj. Kiel estus utile se iu tutmonda centro povus ĝeneraligi la bonajn ideojn, metodojn ktp., kiujn ili entenas, kritiki la maltaŭgajn rimedojn, averti ĉiujn K-dojn pri uzindaj aŭ maluzindaj varbprocedoj!¹)

Pro tio multaj K-doj pensas, ke internacia kunligo de ĉiuj landaj organizoj estas nepre necesa, kaj ili deziregus, ke SAT fariĝu tiu ĉiuenhava, universala centro de la proleta esp-istaro. Kaj aliaj K-doj, malpli favoraj al SAT, emus krei apartan Internacion de landaj organizoj flanke de SAT.

* * *

¹) Oni legu pri tio en la raporto de E. K.

[Kadro meze de la kolumno:]

ĈU VI VOLAS TRAFE PROPAGANDI ESPERANTON?…

Se jes, nu, klopodu por aperigi en la nacilingvaj gazetoj la tradukon de la ĉi suba teksto. Kompreneble klopodu nur ĉe gazetoj, kiuj jam kelkfoje uzis la servojn de SAT. Rememoru tion al la Redakcioj kaj kompense petu la publikigon de nia anonco.

———

[REKLAMO p.6] Se la laboristoj, kiuj scipovas nur sian gepatran lingvon, kaj tamen deziras interrilatiĝi senpere kun alilandaj samklasanoj, estus bone informitaj pri la facillernebleco de ‘Esperanto’ kaj ĝia larĝa disvastiĝo tra la tuta mondo, ili certe senprokraste lernus tiun lingvon kaj abonus al „SENNACIULO» — La unua semajna gazeto laborista en esperanto, fondita en 1924. Raportoj, informoj pri la vivo kaj bataloj de la Laboristaro tra la tuta mondo. Tribuno por debato pri ĉiuj sociaj problemoj. Diversaj rubrikoj: Radio, Scienco, Tekniko, Marksismo, Feminismo ktp. Ilustrita, belaspekta kaj bone redaktata en klasika esperanto-stilo. Redaktejo: 14, Avenue de Corbéra, Paris XIIe (Francio). Administrejo: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). —o— «Sennaciulo» estas la oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu laborista organizo havas membrojn en ĉiuj partoj de l’ mondo; tamen ili estas ĉiuj samlingvanoj kaj sekve povas senpene interkompreniĝi. Por ricevi detalajn informojn, oni skribu al la asocia sidejo: 23, rue Boyer, Paris-XXe.

Ni povas do konstati, ke kunligo de la landaj organizoj estas necesa kaj utilega por nia movado. Sed fakto staras kontraŭ fakto:

  1. La landaj ligoj per grandega plimulto rifuzas krei Internacion de landaj ligoj de proletaj esp-istoj apud aŭ kontraŭ SAT.

  2. SAT kiel peresp-a organizo, kun tute aliaj laŭstatutaj celadoj, ne povas fariĝi Internacio de poresp-aj organizoj.

Ĝis nun ni ankoraŭ ne povas nete distingi la vojon, kiu kondukos for el tiu komplikita kontraŭdiro. Artefaritaj konstruoj en tiu demando certe ne efikos. La solvo devas esti organa produktaĵo de la evoluo de nia movado.

Sed eble oni povus jam nun fari kelkajn konkretajn utilajn paŝojn antaŭen. Eble nia Lyon’a kongreso povos esprimi la deziron, ke kelka parto (kolono aŭ paĝo) de «S-ulo» estu rezervata al elŝanĝo de spertoj de la landaj ligoj, al pli detala recenzo de la enhavo de la gazetoj de tiuj ligoj, speciale al diskonigo de karakterizaj propagand- kaj instrumetodoj aplikataj en tiu aŭ alia landa ligo, kies uzado en aliaj landaj organizoj estus valora.¹)

Tia pormomenta solvo ŝajnas al mi plene akceptebla de ambaŭ flankoj. Ĝi estus konkreta paŝo antaŭen, kvankam ĝi ne kontentigos plene tiujn, kiuj postulas tujan kaj centelcentan efektivigon de siaj deziroj. Ĝi donus al internacia centrigo de la landaj organizoj pli firman bazon ol ĝis nun kaj evitus, ke tia centrigo okazus apud aŭ kontraŭ SAT. Ĝi samtempe ne atakus la peresp-an karakteron kaj la sennaciecan strukturon de SAT. Certe neniu SAT-ano rifuzos doni al tiu celo certan spaceron de «S-ulo», ĉar malgraŭ tio, ke nia gazeto, kiel organo de SAT, devas esti dediĉata al peresp-a laboro, SAT kaj ĝiaj organoj, devas favorigi kaj subteni la esp-omovadon proletan en ĉiuj ĝiaj formoj. SAT neniel perdus sian sennaciecan karakteron, se ĝia gazeto gasteme oferus paĝon por interligo de la landaj organizoj. Kaj finfine tiu provizora solvo permesus al ni atendi sur pli antaŭa posteno ol ĝis nun, ke la cirkonstancoj maturiĝos kaj permesos pluajn paŝojn antaŭen.

Nature tian decidon povos preni la Lyon’a kongreso nur, se la landaj ligoj konsentas. Estus sekve dezirinde, ke la estraroj de la landaj ligoj diskutu tiun demandon antaŭ nia VII-a.

* * *

Se la kreskado de SAT daŭros, alia problemo fariĝos urĝa: la demando de delegitoj al kongresoj de SAT. Malgranda nombro da membroj povis permesis al SAT organizon kun kongresoj «deziresprimantaj» kaj posta ĝenerala voĉdonado. Sed kiam ni havos 10 000 membrojn, tiaj procedoj fariĝos jam tro komplikaj, kaj tiam ni devus serioze pripensi, ĉu ne estus pli oportuna, ke delegitoj plenrajtigitaj de lokaj SAT-grupoj voĉdonu definitive al niaj kongresoj.²)

La problemo certe sin prezentas antaŭ ni. Ni jam nun ĝin pripensu. Ankoraŭ estas tempo por diskuti ĉiujn eventualaĵojn, antaŭ ol ĝin realigi.

L. Révo.

¹) Neniam ni rifuzis publikigi tiajn artikolojn aŭ informojn.

²) Temas decidi ĉu SAT restos tutmonda aŭ nur eŭropa organismo. Ni ne forgesu, ke en Japanio, en Ĉinio, en Usono kaj aliaj ekstereŭropaj mondpartoj ni havas membrojn, kiuj rajtas iel influi kaj kontroli la mastrumadon de nia Asocio. Sekve pasos certe multe da jaroj antaŭ ol ĉiu malproksima grupo povos delegi iun al niaj kongresoj.

E. L.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 7

GRENOBLE

El ĉiuj franciaj urboj, Grenoble estas la plej bela kaj pura. Lokita inter alpaj

[BILDO p.7 | 13,10,55,31] Foto de Grenoble: la urbo kun preĝejaj turoj kaj domoj laŭ la rivero, pontoj trans la akvo, kaj malantaŭe neĝokovritaj Alpaj montoj.

GRENOBLE. — Generala vidaĵo kaj Alpa montaro

montoj, tiu 100 000-loĝanta urbo allogas ĉiujn homojn, kiuj ŝatas spiri freŝan resanigan aeron, ĝui belajn vidaĵojn kaj ekskursi sur montojn. Jam kelkaj SAT-anoj esprimis la deziron partopreni la postkongresan karavanon. Ni esperu, ke multaj K-doj respondos favore la inviton de grenoblaj SAT-anoj.

KONGRESONTOJ ATENTU!

La SAT- kaj LEA-grupoj de Stuttgart intencas aranĝi kunvenegon antaŭ aŭ post la sepa SAT-kongreso.

K-doj el orientaj landoj, kiuj vojaĝas de Stettin-Berlin-Leipzig al Lyon estas petataj travojaĝi Stuttgart, por ke ni povu praktike pruvi la taŭgecon de nia movado.

Turnu vin al K-do Alfred Just, Stuttgart, Hohenheimer Str. 54.

*

FERA GVARDIO DE SAT

Ĉiuj ĝisnunaj K-doj aliĝintaj al la «Fera Gvardio» aliĝis pro entuziasmaj motivoj, sed mi krom la entuziasmaj motivoj havas ankaŭ pentofaron. Ĉar pli longan tempon, ol estus deca por bona SAT-ano, mi ŝuldis monon al nia financministro, mi kun firma decido deklaras, ke mi aliĝas al «Fera Gvardio» per 12 brikoj (12 rubloj) pagotaj dum unu jaro, el kiuj 2 brikojn por junio kaj julio mi ĉi kune sendas. Vivu la fundamentaj konstruantoj de SAT! N e n i u.

Mia junia briko 15 lev., A t a n a s L a k o v, Sadovec.

*

PRI KORESPONDADO KUN SOVETIO

En «S-ulo» de 18. 6., n-o 142, ni legas pri nesufiĉa kontentigo de la korespondemo de sovetiaj K-doj.

En respondo al tiu ĉi demando ni SAT-anoj volas diri kelkajn vortojn.

Kiel ajn ni penas, kaj penis estas apenaŭ eble ricevi korespondadon de Gek-doj el Sovetio. Ni, tri Waldenburgaj SAT-anoj, preferas la Sovetion, ni preskaŭ vundigis niajn fingrojn pro multa skribado al tieaj Gek-doj, sed… el preskaŭ 20 petoj ni ricevis ne pli ol tri respondojn.

Laŭ la anonco en «S-ulo» n-o 133-134: Proletaj Geknaboj tutmondaj, adreso Ĥabarovsk, Kalliniskaja ul. 52, Redakcii «Znanija Pionera» ni skribis peton pri korespondado kun kelkaj el niaj junaj gelernantoj, sed ĝis hodiaŭ ni restis sen respondo.

Ernst Grundmann (6451), Wilhelm Zigelsky (9240), Karl Kittel (9239).

NIA POŜTO

5328. — La vorto «kvirlo» estas preseraro; oni devas legi: kirlo. Signifon legu en la vortaro de Kabe.

La vorto bombaste ne estas oficiala sed troviĝas en la vortaro de la akademiano E. Grosjean-Maupin; ĝi signifas proksimume: emfazege, ŝvelaĉe. En la franca lingvo oni tradukas ĝin per la vortoj avec enflure; en la rusa per напыщено. — Red.

9958. — Post la Kongreso ni verŝajne povos disponi lokon en la gazeto por publikigi viajn priskribojn. Sed ni povas promesi nenion al vi antaŭ ol ni estos leginta la manuskripton. Red.

3743. — Via alvoko kostas 1.50 mk. g. Adm.

9741. — Via «Tago» aperos. Kompreneble ni «permesas» ke vi sendu viajn «rakontojn». Sed nelegeinte manuskriptojn, ni ne povas fari promeson pri ilia publikigo. Red.

*

INTER KONTRAŬULOJ DE ESPERANTO

(El «Internacia Lingvo» — organo de SEU).

Lastatempe ni povas observi inter adeptoj de Universala Lingvo ekstreme interesan fenomenon. Ĉiu nova grupo de homoj, apartenantaj al tiu aŭ alia sistemo de Universala Lingvo, aspiras kunligi esencon de propagando por sia sistemo kun certa ideologio kaj kun certa socia bazo.

Pri tio ni jam skribis siatempe (vidu en «Sennaciulo» n-oj 116—118).

Prof. Peano, propagandante sian sistemon de nov-latino, «Interlingua«, celas krei internacian lingvon de scienculoj kaj latinistoj.

Italo Lavagnini proklamas sian sistemon «Monario«, kiel internacian lingvon de «Universala Astrologia Ligo kaj Instituto«.

Weisbart, aŭtoro de sistemo «Medial«, vidante malsukceson de sia sistemo, provas unuigi ĉirkaŭ si adeptojn de Universala Eŭrop-Azia Lingvo, havanta krom elementoj eŭropaj, ankaŭ elementojn de aziaj dialektoj. Tiamaniere Weisbart kontraŭstarigas al esperanto kaj aliaj lingvo-sintezoj de eŭropa kulturo — ideon de iu nova lingva monstro: miksaĵon de franca, rusa, ĉina kaj hinda lingvoj.

Sistemo «Occidental» siaflanke faras ĉion eblan por adoptiĝi al ideo, propagandata de pan-eŭropa ligo kaj tiamaniere kontraŭstari «bolŝevistan, proletan esperanton».

Tre interesajn konsiderojn pri tiu temo, ni trovas en fruntartikolo de n-o 1 de revuo «Cosmoglotta«, jus komencinta aperi en Wien anstataŭ ĉesinta aperi samtitola eldonaĵo en Reval. Tiun jurnalon eldonas eks-idistoj, tute prave notantaj: «La diferencoj en Ido kreskas, la fendaĵoj inter reformemuloj kaj konservemuloj plivastiĝas. Post mallonga tempo aparta idista movado estos malebla. La idistoj nur havos la elekton: aliĝi al esperanto aŭ al Occidental.»

Preskaŭ per la samaj vortoj aŭtoro de fruntartikolo J. Prorok ripetas esprimitan de ni konsideron pri socia nebuleco kaj nedifiniteco de ido-movado, kiu estas kondamnita al senhelpa balanciĝado inter simpla kaj primitiva esperanto kaj malsimplaj sciencaj, plene eŭropaj, nov-latinaj sistemoj.

Kaj plue — Prorok konkrete demandas, same konkrete respondante:

«Ĉu nun esperanto, liberigita de sia granda konkuranto — Ido, povos triumfi? Tio dependas nur de la politika situacio en Eŭropo, ĉar la decido en tiu batalado fariĝos tie ĉi en Eŭropo, ne en Ameriko, nek en Orient-Azio.»

«Se Eŭropo en la proksimaj 10 ĝis 20 jaroj estos venkakirata de la rus-ĉinaj bolŝevistoj, aŭ ruinigita de mondrevolucio, aŭ interna milito, la venkinto eble estos esperanto. Sed se la «common sense» venkos en Eŭropo kaj kondukos al iu speco de solidara Tuteŭropo, ĝi estos iu lingvo, evoluinta sur tiu bazo, montrita per Occidental, tuj komprenebla por ĉiuj kleraj eŭropanoj.

Ĉar tiom longe, kiom la kleraj klasoj de la loĝantaro gvidos la sorton de Eŭropo iu jargono kiel esperanto, kies sistemo staras ekster la kunteniĝo kun la tradiciaj eŭropaj lingvoj kulturaj, hereditaj de la klasika antikveco kaj mezepoko, devas bankroti antaŭ Occidental, kiel antaŭ 40 jaroj Volapük bankrotis ĉe apero de esperanto.»

Tia difino de objektiva aferstato kiel ĝin prezentas al si malamikoj de esperanto, — estas tiom rimarkinda, ke ĉiuj ni, utiligantaj simplan esperanton ĝuste por plialproksimigo de mondrevolucio kaj por plifortigo de interligo inter diverslandaj laboruloj, devas pri ĝi memori.

Per tiuj vortoj estas jam ĉio dirita. Jam kiel ilustraĵon de tiuj praktikaj «metodoj», per kiuj Occidental celas «definitive» venki esperanton kaj esperantistojn, estas utile citi ankoraŭ unu, konkludan, eltiraĵon el la sama fruntartikolo:

«En la estonteco Occidental havos pluan armilon kontraŭ esperanto, ĉar la malkaŝa protektado, farata al esperanto de Sovetregistaro kiu eldonis poŝtmarkojn kun surskribaĵo en esperanto, baldaŭ altiros la egan atenton de la nekomunistaj registaroj de Eŭropo, kaj tiam esperanto en iliaj okuloj estos la lingvo de la komunistoj.»

Tiuj vortoj estas senkaŝa aludo pri polico, ĝendarmaro kaj aliaj protektrimedoj de «nekomunista sociordo».

Sed tiu aludo nin ne timigos. Tiu lasta argumento kontraŭ esperanto — samtempe estas plej bona argumento de ĝia kreskanta forto kaj de la malforteco de ĝiaj kontraŭuloj.

La Estonto estos nia. Post tiuj vortoj dubi pri triumfo de esperanto, signifus rifuzi konvinkon pri neevitebla triumfo de Revolucio, pri triumfo de nia porrevolucia laboro kaj batalo.

E. Drezen.

(Tradukis el rusa Al. Dmitriev.)

Ĉe la neŭtraluloj.

NOVA PROPAGANDMETODO

S-ro Edmond Privat, pri kiu oni ne vane ja ĉiam diras «eminentulo», eltrovis novan propagandmetodon. Ni esperas ke la tuta SAT-anaro dezirante uzi ĝin tuj eklernos francan lingvon. Ni do citu el n-ro 9 de Nederlanda Laborist-Esperantisto kelkajn pecojn el tre bonhumore skribita raporto pri III-a Nederlanda Esp. Kongreso:

— pàgina 8 —

8 SENNACIULO

«… Posttagmezo de senfina enuo. Unue la malfermo. Orgenludado je memoro de Zamenhof. Poste franclingvaĵo de Privat, la UEA-estro (enhavo: sensencaĵoj). Sekvas franclingvaĵo de la prezidanto kun kelkaj holandaj vortoj (enhavo: sensencaĵoj). Orgenludo. Finfine kelkaj gramoj da esp-o: esp-a parolado de Privat (sensencaĵoj).

La prezidanto denove parolas holande kaj enkondukas profesoron Casimir kiu paroladas pri «nenio». Ĉio miksita kun orgenludado…»

Tio estas kelkaj pecoj el la notlibro de l’ aŭtoro. Poste li eksciis, ke s-ro Privat parolis france «por ke la aristokratoj interesiĝu pri esp-o». Do resume, por konvinki holandanojn pri utileco de esp-o oni devas paroli france. Dankon al s-ro Privat. Li agis kiel vera eminentulo!

En la sama n-ro de NLE ni legas ankaŭ komencon de raporto pri la SAT-konferenco en Haarlem. Kiam ĝia fino aperos en sekvonta n-ro de NLE, ni parolos al ĝi pli detale. Dume estu rimarkite, ke dum la SAT-konferenco oni bedaŭrinde parolis nur esp-e, ne france…

La Lingva Angulo

Demandoj:

1. Pri la frazo: «Nenial li batis lin». Ĉu ĝi signifas, ke li ja batis, pro nenia kaŭzo; ke li ne batis, pro ia kaŭzo; egale unu aŭ alia? Oni malofte renkontas la vorton «nenial», ĉu pro dubesenceco?

2. Mi spertas grandan malfacilon pri «ig» kaj «iĝ», kiuj certe devus plifaciligi la uzon de la lingvo. Ĉu estas ia regulo per kiu oni povas scii, ĉu verbo estas ŝanĝebla en la «ig»-formon, en la «iĝ»-formon, aŭ en ambaŭ formojn; kiel «decidi»?

Respondoj:

  1. NENIAL signifas: «pro neniu kaŭzo, pro neniu motivo». Oni malofte uzas ĝin pro tio, ke la bezonoj de la ĉiutaga komuna lingvo malofte donas taŭgan okazon por uzi ĝin. Ne ĝi, sed la citita frazo estas dubesenca. Esceptante la vortojn, kiuj esprimas konkretaĵojn, ĉiu ajn vorto povas fariĝi dubesenca, se ĝi estas maltaŭge aŭ mallerte uzata. La citita frazo estas simple tute malklara kaj malbona kaj ne meritas komentarion.

  2. Preskaŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj konfuzoj, kiujn oni renkontas ĉe la uzado de la sufiksoj IG kaj IĜ, devenas nur de malatento aŭ nescio pri la ĝusta signifo de la verba radiko kaj precipe pri ĝia transitiveco aŭ netransitiveco. Tiun transitivecon aŭ netransitivecon montras la vortaroj, sed tro multaj esperantistoj forgesas, ke antaŭ ol uzi iun ajn lingvon, eĉ plej facilan, estas necese lerni ĝin.

Precipe malkorekta, nepravigebla kaj kondamninda estas la sencela, superflua kaj taŭtologia aldono de IG al verbo, kiu estas jam per si mem transitiva, simple por montri la transitivecon. Malferminte la unuan renkontitan esp. gazeton, mi trovas en ĝi la kunsufiksajn verbojn: «vestigi, sufokigi, disvolvigi, diskutigi, enŝlosigi, armigi» uzitajn anstataŭ la ĝustaj sensufiksaj jam per si mem transitivaj formoj: «vesti, sufoki, disvolvi, difekti, enŝlosi, armi». La uzintoj kredeble imagas, ke ĉiu ajn transitiva verbo devas nepre enhavi la sufikson IG, kio estas erarego. Nur netransitivaj verboj bezonas la aldonon de IG por fariĝi transitivaj.

Kvankam estas neeble doni al vi ordonan absolutan regulon, mi povas tamen prezenti simplan praktikan konsilon:

  1. Bonvolu relegi la tiuteman respondon de Zamenhof (LINGVAJ RESPONDOJ, Plena Kolekto, p. 31).
  2. Zorge atentu pri la transitiveco aŭ netransitiveco de la verba radiko.
  3. Neniam aldonu IG al transitiva verbo; esceptante la verbojn SIDIĜI, STARIĜI, KUŜIĜI, neniam aldonu IĜ al netransitiva verbo.
  4. Se vi bezonas esprimi la ideon: «ebligi aŭ permesi aŭ ordoni al iu fari, komisii iun ke li faru», uzu prefere la vorteton IG kiel apartan sendependan vorton kun la infinitivo de la transitiva verbo.
  5. Se vi bezonas pli precizajn respondojn, bonvolu citi al mi la frazojn aŭ vortojn, kiuj embarasas vin.

Fakulo.

[BILDO p.8 | 65,5,93,11] Desegnaĵo: malfermita libro kun plumo kaj inkujo, kapornamo de la rubriko.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Esperanto-Mondo, Internacia monata revuo por Literaturo, Tekniko kaj Sciencoj. N-o 1. Redaktejo – Administrejo: L. Dederichs, Hannover, Sallstr. 124. Formato: 23×31, 16 pĝ. Jarabono: 1 dolaro; luksa eldono: 2 dolaroj.

La redaktantoj de tiu nova revuo posedas monon, ili eĉ havas kelkajn bonajn ideojn, sed malposedas esperantan gramatikon. Jam sur la unua paĝo en la redakcia alvoko (i. a. subskribita «La Redaktejo»! ĉu la ejo de la redakcio ĝin skribis?!…) ni trovas jenan perlon: «Laŭ amplekso ĝi superos ĉiujn revuojn ĝis nun aperintaj…» Malfeliĉa akuzativo!… En alia artikoleto, subskribita «Red.» (espereble «Redakcio», ne «Redaktejo»): «Jam forpasis dek jaroj, ke nia kara majstro mortis.» Tiu ke anstataŭ de kiam aŭ depost la morto altenlevis miajn harojn. La dimensioj de nia recenzo ne obligas doni kompletan liston de ĉiuj eraroj de ni trovitaj. Espereble, s-ro E. Grosjean-Maupin, ano de la Esp. Akademio, kiu redaktas la rubrikon: «Prilingvaj demandoj kaj respondoj», instruos la lingvon al la respondecaj redaktoroj…

Ereto.

ENHAVO:

Raportaro de la Ekzekutiva Komitato de SAT pĝ. 1—4
Letero al tutmondaj Kamaradoj, de P. Ostrij „ 5
Sacco kaj Vanzetti, de Ino-Kor. „ 5
El la sendependa Polio, de Iuelmultiuj „ 5
Tra Esperantio „ 6—7
La Lingva Angulo, de Fakulo „ 8
Recenzejo, de Ereto „ 8
Korespondado „ 8

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-ajo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

K-do Leopold Jambov, Reinprechtsdorfer Str. 13, II/20, Wien V., dez. koresp. kun Gek-doj el ĉ. l., PK, PI.

— Kelkaj K-doj de esp. rondeto dez. koresp. k. ĉ. l., krom Germanio, L, PK, PI. Adr.: K-do L. Tabaka, Enzesfeld n-o 82.

Bulgario.

Mi tre dankas al la Gek-doj skribintaj al mi post la enpreso de mia korespondpeto en n-o 136 de «Sennaciulo». Samtempe mi petas ilian senkulpigon, ke nun ne eblas al mi korespondi, ĉar mi estas vokita al ŝtatservo. Do, la Gek-doj bonvole paciencu!

SAT-ano n-o 9432 en Petriĉ.

Germanio.

— Naturamiko k. fotanto dez. koresp. kun gesamuloj el ĉ. l. Adr.: K-do Max Benedix, n-o 115, I., Neukirchen i. Erzgebirge.

K-do Richard Schulz, Blücherstr. 8, Nowawes, interŝ. belajn PI, bfl. k. ĉ. l., serĉas precipe daŭran interŝanĝon.

K-do Bernhard Lehmann, Schwielowseestr. 2, Caputh, interŝ. belajn PI, bfl., serĉas precipe daŭran interŝanĝon.

K-dino Hedwig Gabriel, Wallstr. 14, Nowawes, interŝ. belajn PI, bfl., serĉas precipe daŭran interŝanĝon.

K-doj Albert k. Erich Weissbach, Langenchursdorf i. S., dez. interŝ. belajn PI, bfl. k. PM. Resp. garantiata.

Polio.

— Bankoficisto dez. koresp. pri laborkondiĉoj en ĉiul. bankoj. Adr.: J. Namiot, Al. 1. maja, 35, Lodz.

Sovetio.

K-do B. Stefanov, P. O. V.-Dolgoje, Orlovsk. gub., dez. koresp. k. ĉ. l. pri revolucia movado k. politikkleriga laboro.

Scivolantoj pri historio, vivo, moroj ktp. de mez-aziaj popoloj, turnu sin al: K-do A. Jadlowker, USSR, Turtkul Kazakstan, Mez-Azio, Obstatotdel. Rekompence mi petas por esp.-propagando PI, naciaj gaz. ii., vidaĵojn ktp.

Svisio.

Adresŝanĝo: K-dino Henrikino Danneil, Servette, 79, Genève (stratŝanĝo).

ALVOKO!

La laborista sportasocio Essena festos (30.—31. julio) sian 25-jaran jubileon; ĉar kunvenos multaj sportuloj kaj laboristoj, estus dezirinde, ke la diverslandaj K-doj kaj proletaj organizoj sendu salutskribojn en esperanto. Adr. al K-do H. Hamm, Essen, Flasshofstr. n-o 11 (Germanio).

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 147, 23 de juliol de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 147 — APERAS SEMAJNE — 23. Julio 1927

[BILDO p.1 | 39,2,54,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», emblemo de la asocio super la titolo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

PROLETA ŜTATO HONORAS ESPERANTON KAJ DRON ZAMENHOF

Reliefe eliĝas de sur la verda silueto la blankaj simplece-klaraj literoj: «ESPERANTO»…

Konata esprimo de l’ vizaĝo, bone konataj trajtoj de Zamenhof rigardas de sur la brunkolora portreto…

Tio estas la nova poŝtmarko, kiun aperigas Sovetio honore al la 40-jara jubileo de esperanto. Antaŭ mi sur la skribtablo kuŝas ĝia prova ekzemplero, datita per ruĝkolora surpreso: «1-an de julio 1927 j.». Ankoraŭ kelkaj tagoj kaj la marko estos funkcianta en poŝtaj interrilatoj.

[BILDO p.1 | 29,49,65,66] La sovetia poŝtmarko por la 40-jara jubileo de Esperanto: maldekstre stelo kun la jaroj 1887 kaj 1927, levilego kaj siluetoj de fabrikoj; dekstre ronda portreto de Zamenhof. Surskriboj: «СССР USSR», «ESPERANTO», «ПОЧТА 14 K. POSTO».

Miaj okuloj, kvazaŭ ensorĉitaj, senŝire rigardas al la verde-bruna presaĵo, kvazaŭ tra ĝi, tra tiu ĉi bela poŝtmarko mi vidus la estontecon kaj ne povus ĉesigi mian admiron pri la belo de ĉi estonteco.

Streĉite mi rigardas, senmove… dum necesas agi…

Kvardek jaroj

Streĉite mi rigardas kaj antaŭ miaj okuloj aperas en la memoro la unua lernolibro de D-ro Esperanto kun la dato sur ĝi: 1887 j. — permesita de la cenzuro, de la cara cenzuro…

Multo estis necesa tiam, por ke la cenzuro permesu aperon de la lernolibro. Ja estis la tempo, la reĝimo, kiam

«…aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj.» (L. Zamenhof. Parolado ĉe la II Kongreso.)

Estis la lando de kruela jugo, la imperiestra Rusio…

Ĉu povis en ĝi, sub ĝia reĝimo, aperi la nuna Zamenhofa poŝtmarko? Certe ne! Ja nur la caroj povis figuri sur la bildoj de tiuj ŝtataj dokumentoj. Kaj iu kuracisto, loĝanta en malriĉa kvartalo de Varsovio, aldone — hebreo… Ne, ne, ne — eĉ imagi tion oni ne povus. —

Sed la «aro da abomenindaj krimuloj» estas ĵetita for. La popolo liberigis sin je ili kaj konstruas sian vivon sub sia propra regado kaj administrado.

Kaj la neeblaĵo fariĝis reala fakto. Dum la tempospaco de 40 jaroj… kaj same reala fakto fariĝis esperanto mem dum tiuj kvardek jaroj…

Nova periodo

«Esperanto» per blankaj literoj reliefiĝas sur la verda silueto de fabrikaj konstruaĵoj. Sur la fono de blankaj nuboj modeste situas la verda stelo. Antaŭ ĝi — silueto de l’ levilego levanta la ciferojn «XL». Flanke de ĝi — la ciferoj 1887 ĝis 1927.

Simbolplena estas tiu desegnaĵo, kies aŭtoreco apartenas al nia K-do Juk, dividinta la teknikan efektivigon de l’ ideo en artan formon kun K-do Kudrjavcev.

Kaj per la simboleco de sia arta desegnaĵo K-do Juk elmontris la hodiaŭan realon:

Ĉe la kvardekjara jubileo sia, esperanto estas alten levita de la Proletaro, kiun simbolas la siluetoj de l’ levilego kaj de l’fabrikoj. La Proletaro firme tenas ĝin en siaj manoj por porti al la fina venko…

La nova poŝtmarko estas do gratulo de proleta Sovetio al la tuta esperantista Proletaro, kiu ekuzis esperanton por siaj noblaj celoj — por kreo de estonta sensufera sociordo.

Gratulo kaj instigo al nova laboro, al novaj bataloj.

Honoro al Zamenhof

Depost kiam caraj portretoj estas forigitaj de sur la poŝtmarkoj: bildoj en Rusio, kvar viroj estis honoritaj tiamaniere:

Lenin, kiu instigis al la venko kaj per kies genio venkis la Proletaro. Lemonosov — la fama scienculo. Popov — inventisto de radio-telegrafo, kaj Zamenhof — iniciatinto kaj kreinto de la lingvo internacia, de la ilo por homara solidareco.

Proleta ŝtato scipovas honori la geniulojn. Ĝi — la «malcivilizita» kuraĝas fari tion ĉi, kion ne povas permesi al si la «civilizitaj» sinjoroj, la regantoj de la ceteraj landoj…

* * *

Kvazaŭ ensorĉita mi rigardas al la bela desegnaĵo verdebruna, kaj senmova estas mia korpo…

Sed ja necesas agi… Ja proksimas la 50-jara jubileo kaj necesas elforĝi la finan venkon de esperanto ĝis tiu dato.

Al la agado! Al la agado proleta Esperantistaro! — tiel vokas la nova poŝtmarko…

Al la agado!

Moskvo, 8-VII-1927. G. Demidjuk.

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

Raportaro de la Ekzekutiva Komitato de SAT

diskutota ĉe la VII-a Kongreso¹)

RAPORTO DE LITERATURA KOMISIONO POR LA JARO 1926—27

Somere 1926, laŭ iniciato de E. K. de SAT, okazis kelkaj ŝanĝoj en la anaro de Literatura Komisiono. La VI-a SAT-kongreso en Leningrad konfirmis la novan sekretariaron, kies sidejo estis starigita en Odessa (Sovetio).

La laboro de sekretariaro estis plejparte teknika, ĉar la elekton de verkoj kaj la decidojn pri presado faris E. K. sin bazanta je financaj eblecoj de libro-eldonejo.

Bedaŭrinde la revaloriĝo de l’ franca franko malhelpis disvolvi grandan libro-eldonadon, tial Literatura Komisiono malmulte ĝuis jam finajn rezultojn de sia laboro. Parto de eldonitaj libroj estis preparitaj por presado ankoraŭ antaŭ la elekto de nova sekretariaro; ekz. «Etiko», «Je la nomo de l’ vivo», «Ŝtato kaj Revolucio».

Estis presitaj nur 2 libroj kontrolitaj kaj preparitaj de nova Literatura Komisiono:

  1. «Petro», 2-a reviziita eldono.
  2. «Laborkajero al Petro».

La unua verko estis kolektive reviziita kaj zorge plibonigita laŭ dezir-esprimoj de VI-a SAT-kongreso. Ankaŭ la dua verko — Laborkajero — estis speciale verkita laŭ deziroj de VI-a SAT-kongresanoj.

La cetera laboro de Literatura Komisiono estis kontrolo de verkoj kaj ilia kritiko (aprobo, malaprobo, konsiloj pri necesaj korektoj ktp.).

10 verkoj estas jam aprobitaj pro sia temo, sed ili ankoraŭ ne estas alsenditaj por lingva kontrolo (ĉar la verkoj ne estas ankoraŭ fin-preparitaj).

3 verkoj jam estas preparitaj kaj kontrolitaj.

Laŭ enhavo la verkoj proponataj estas plejparte literaturaj.

Preparitaj kaj kontrolitaj: «Rakontoj pri kamparo» (el ukrainia literaturo). «Ruĝa Stelo», de A. Bogdanov — utopia romano.

Promesitaj: «Estis la nokto» k. aliaj rakontoj (el belga prolet-literaturo). «1919», romano de L. Ivn (originala). Unua Utopia romano (originala). «Inter du bordoj», romano de V. Varankin (originala). «Grizaj birdoj», romano de Keleti.

Aliaj verkoj estas je temoj sciencaj kaj pri soci-problemoj.

Preparitaj: «La vojo al scienco de estonto», de A. Fersman. «Pri kontraŭgravediĝaj rimedoj», de A. Fiŝer (originala).

Preparataj: «Pri nutrado», de K. Fröding (originala). «Imperialismo, la plej lasta stadio de l’ kapitalismo», de Lenin. «La biblio por kreduloj kaj nekreduloj» de Jaroslavsky.

La kunligo kun SAT-anoj ne estis tro granda. Krom Odessa sekretariaro (3 homoj) kaj kelkaj Odessaj helpemaj K-doj, 15 SAT-anoj interesiĝis pri la laboro aŭ mem partoprenis laboron (verkante, tradukante aŭ kritikante).

Nur 2 K-doj sendis al ni siajn kritik-rimarkojn pri la farita laboro — nova «Petro».

Estis donitaj al ni kelkaj proponoj. Jen la plej gravaj:

  1. K-do De Bruin G. P. proponas, ke oni preparu iun verketon pri Radio.
  2. K-do 5221 proponas eldoni instrutabelojn, kiuj estu ilustraĵoj al teksto de «Petro».
  3. Direkcio de SAT proponas verki revolucian aventur-romanon (ĉu realecan ĉu utopian). Kelkaj paŝoj tiudirekte jam estas farataj.

Sekretariaro de SAT-a Literatura Komisiono (Teknika Komisiono ĉe Eldon-Kooperativo).

¹) Vidu n-on 146 de «S-ulo».

NIAJ ELDONOJ

La strukturo de nia Asocio estas tiel elasta, ke ni troviĝas hejme en ajna angulo de la tero, kaj do ni povas eluzi ĉiujn okazojn profitdonajn, kia ajn estu la loko.

Ĝis junio 1926, ni presadis niajn eldonojn en Leipzig, poste en Paris, ĉar ja intertempe falegis la franca franko. Multon ni devis gajni per tiu translokiĝo de la presado…, sed fine tio ne okazis! — pro kio do? — Jen: se ni estus pagintaj kontante la fakturojn de la parizaj presistoj, tio estas tuj post aŭ eĉ antaŭ livero de la varoj, la rezulto estus bonega por nia kaso. Tion ni ne povis fari, kaj tamen SAT ne estis senmona: sed la mono kuŝis ĉe nia agentejo en Moskvo, kaj tie oni ne rajtis transsendi ĝin nek al Leipzig nek al Paris. Niaj agentoj multe klopodis por ricevi la eksport-permeson…, sed dume la franko revaloriĝis, kaj kiam ni fine tenis ioman monon el Moskvo, ni devis elspezi nombron duoblan da markoj, ol se ni estus pagintaj tuj je prezento de la fakturoj. Sekve de tiu prokrasto en la ĝiro de la mono, ni malgajnis proksimume 12 000 fr. fr. aŭ 2 000 mk. g., — kio ne signifas, ke la presado en Paris kostis 2 000 mk. pli ol en Leipzig. Ne, la vero estas ke, kalkulante tiun «misgajnon», ni fine nek gajnis nek malgajnis.

En tio nia plano de translokigo neniel pekis, ĉar ja, en nia ideo, temis presigi en Paris nur dum la kurzo de la franca franko estos profita por ni — sed vere ni ne povis antaŭvidi la malfacilaĵojn, kontraŭ kiuj frontis niaj Moskvaj agentoj por ĝiri la monon al ni.

Nun, depost januaro, ni ree ĉion presadas en Leipzig.

Por doni al niaj membroj koncizan sed klaran bildon pri la evoluado de nia libro-fako, ni kronologie citas ĉiun libron de nia fako. La kritikon la membroj facile mem povas fari. En krampoj ni citu la provizon de la pasinta jaro.

Tri verkoj de Tolstoj: Tiu verko estas la 1-a verko eldonita de SAT kaj presita en Polio, en 2000 ekz. Nuna provizo 86 ekz. (210).

For la Neŭtralismon!: La unua propaganda broŝuro de SAT eldonita en Germanio, 1922. 1923 aperis la dua eldono. Eldonkvanto ĝis nun 4000 ekz. Nuna provizo 35 ekz. (180).

Ni Legu: La unua eldono aperis en la jaro 1923, la dua 1924 kaj la tria 1926. Eldonkvanto ĝis nun 7000 ekz. Nuna provizo 2516 (3000).

Goethe-Faŭsto: Eldonita en jaro 1923. Eldonkvanto 2300 ekz. Nuna provizo 334 (422).

Eklumo en Abismo: Eldonita en la jaro 1923. Eldonkvanto 2200 ekz. Nuna provizo 535 (902).

Dokumentoj de Komunismo: Eldonita 1924. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 655 (988).

Komunista Manifesto: La unua eldono aperis en la jaro 1924 kaj la dua 1925. Eldonkvanto entute 3000 ekz. Nuna provizo 1378 (1538).

ABC de Sennaciismo: Eldonita 1924 kaj la dua eldono aperis 1926. Eldonkvanto entute 3500 ekz. Nuna provizo 1800 (11).

Malgranda Terbiblio: Eldonita en la jaro 1924. Eldonkvanto 1500 ekz. Nuna provizo 785 (870).

Nur Volu: Tiu libreto estas eldonita en la jaro 1924, kiel Krestomatieto de «SR.» Eldonkvanto 1000 ekz. Nuna provizo 0 (0). Jam delonge ni intencis reeldoni ĝin, sed pro la supre cititaj kaŭzoj ni ne povis.

Proletaria Kantaro: Eldonita 1924. Eldonkvanto 3000 ekz. Nuna provizo 2006 ekz. (2067).

Kontraŭ Dio: Eldonita 1925 same kiel Krestomatieto de «SR». Eldonkvanto 1000 ekz. Nuna provizo 6 (235).

Se la sovetiemaj laboristoj estus bone informitaj pri la sukcesoj de esperanto en Sovetio, inter ili la nombro de esp-istoj triobliĝus! Lerte uzu la nacilingvan gazetaron!

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

La Kemio de la Universo: Eldonita 1925 kiel unua volumo de nia biblioteko. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 993 (1105).

El la Mondbildo de l’ nova Fiziko: Eldonita 1925. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 1014 (1053).

Petro: La unua eldono aperis 1925 en 10 000 ekz. La dua eldono aperis 1926 en 15 0000 ekz. Do sume ni eldonis 25 000 ekz. de tiu libreto. Nuna provizo 8430 ekz. (2110 de la unua eldono).

Labor-Kajero al Petro: Eldonita 1926 en 10 000 ekz. Nuna provizo 7471 (0). Ŝajnas, ke multaj K-doj ne komprenas uzi ĝin kaj estus rekomendinde, se la Lit. Kom. skribus artikolon pri la aplikado de tiu libreto.

La Morto de Blanjo: Eldonita 1925. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 1183 (1330).

Orienta Blovo: Eldonita 1926. Eldonkvanto 1500 ekz. Nuna provizo 1037 ekz. (1228).

En Katenoj de Maljusteco: Eldonita 1926. Eldonkvanto 1500 ekz. Nuna provizo 1208 (1413).

Sekspsikologio: Eldonita 1926. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 1305 (1685).

Ruĝo kaj Blanko: Eldonita 1926. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 1250 (1621).

Etiko: Eldonita 1926 en Paris. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 1242 (0).

Karl Marx, Lia Vivo, lia Verko: Eldonita 1926 en Paris. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 1136 (0).

Ŝtato kaj Revolucio: Eldonita 1926 en Paris. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 1218 (0).

Je la Nomo de l’ Vivo: Eldonita 1926 en Paris kaj povis nur aperi en januaro 1927 pro manko de mono. Eldonkvanto 2000 ekz. Nuna provizo 1341 (0).

ALIAJ ELDONAĴOJ

Insignoj: Sume ni eldonis ĝis nun 4960 grandajn kaj 3630 malgrandajn insignojn. La nuna provizo de la grandaj estas 1911 (2842) kaj de la malgrandaj 1352 (2009).

Krom tio ni eldonis propagandcele poŝtkartojn. Kompreneble tiu varo donas al la Asocio neniun pfenigon da profito, sed nin kontentigas la fakto, ke ili estas bona propagandilo por nia Asocio.

Same ni eldonis ĉi jare 10 000 kovertojn kun la Zamenhofa bildo. Tion ni same faris propagandcele. Ke tiuj kovertoj estas volonte aĉetataj montras al ni la rapida vendo.

Baldaŭ aperos novaĵo, t. e. la ilustritaj poŝtkartoj de SAT. Ni ne dubas, ke ankaŭ tiujn p. k. ni rapide vendos, ĉar je la artista kaj propaganda vidpunktoj ili estas tre taŭgaj.

AKCIOJ DE NIA KOOPERATIVO

Ni ne diru multajn vortojn pri tiu fondaĵo, ĉar ĝia celo estas klarigata en la Jarlibro. Ni simple citu faktojn.

En januaro 1925 ni eldonis 2000 akcibiletojn de la serio A kun valoro de 1 dolaro aŭ ties ekvivalento kaj 3000 akcibiletojn de la serio B kun valoro de 0,5 dolaro. Ĝis la 1. de julio 1926 estas aĉetitaj 649 de la serio A, 64 estas resenditaj al la administracio kiel pagiloj, sekve restas 585 aĉetitaj akcibiletoj kun rento de 166,42 mk. germ. El la serio B oni aĉetis 267, resenditaj estas 22 kiel pagiloj, sekve restas 215 kun rento de 69,51 mk. germ.

Rilate la presejajn obligaciojn ni nur povas diri, ke ĝis nun ni ne povis eldoni ilin. Al tiuj K-doj kiuj sendis al ni monon por aĉeti obligaciojn ni nur povas diri, ke tiuj sumoj estas zorge registritaj kaj tuj kiam la Kongreso estos fin-decidinta pri tiu nova fako en SAT, ni povos definitive informi la membraron pri tio.

Estas ankoraŭ menciindaj la «Jubileo-Ĉeno» kaj la «Fera Gvardio». Kvankam oni kelkfoje aŭdis malkontenton pri tio, oni tamen ne povas ne laŭdi la oferemon de la K-doj, kiuj iniciatis kaj subtenas tiun monkolekton. Neniu estas devigata mondonaci; sed ĉu tiuj, kiuj ne povas aŭ ne volas monoferi por SAT rajtas riproĉi al la donacemuloj? Verdire SAT ne sukcesus ekvilibri sian buĝeton ĝis nun, se ne troviĝus en niaj vicoj tiaj sindonemaj malavaruloj.

JARLIBRO

Ree ni bedaŭras, ke mankis kunlaborantoj por la preparo de la Jarlibro. Kelkaj K-doj respondis al nia alvoko, sed ili proponis nur sian helpemon por ia ajn laboro: ili ne alportis materialon finitan.

Ankoraŭ ni akcentas pri la neceseco enkonduki en la Jarlibron la sistemon de «individua demandilo». En la Jarlibro mem vi legis ĉiujn klarigojn pri tiu plano. Ni deziras ke, en 1928, ĉiu membro indiku al ni la bezonatajn informojn.

TASKOJ DIFINITAJ AL LA EKZEKUTIVA KOMITAO ĈE LA LENINGRADA KONGRESO

a) Fondo de Gazet-Servo: jam farite. (Oni legu la raporton de la gvidanto, K-do Bässler).

b) Elekto de nova Kontrol-Komitato: en n-ro 124 de «S-ulo» ni klarigis kial tiu elekto ne estas farita.

c) Ŝanĝoj en la statuto pri fondo oficiala de SAT-grupoj: pri tiu punkto ni ankaŭ klarigis en n-ro 124 de «S-ulo». Cetere tiu problemo estos ree debatata ĉe la Kongreso.

d) Apliko de nova sektor-sistemo, laŭ la projekto de Krjukov: ĝin ni estis pretaj apliki, sed K-do Krjukov sendis sian definitivan kart-desegnaĵon dum la presado de la Jarlibro, do tro malfrue por utiligi ĝin ĉi jare. La prokrasto neniel povas malhelpi la prosperon de SAT. Sed estas memkompreneble, ke la 1928-Jarlibro estos prilaborata laŭ la nova sektor-sistemo.

e) Konferenco en 1927 pri aplikado de esperanto en la intern. labor. koresp. —: en la celo efektivigi tiun projekton, ni ekkorespondis kun la iniciatinto, K-do Drezen (Moskvo). Sed kredeble la perspektivoj ne plu estas tiom esperigaj kiel dum la VI-a Kongreso, ĉar K-do Drezen ne respondis al nia letero. La propono de nia K-do ŝajnas tamen al ni interesa, kaj ni provos en favoraj cirkonstancoj efektivigi ĝin, kondiĉe, ke ni trovu helpantojn.

RAPORTO PRI «SENNACIULO»

de K-do E. Lanty

La antaŭaj redaktoroj kutimis en sia raporto statistiki pri la artikoloj represitaj el nia semajna gazeto. Mi mem faris same en raportoj pri la malnova «Sennacieca Revuo». Per tio ni celis pruvi, ke la SAT-organoj bone servas al la Proletaro. Ĉiu K-do certe pri tio jam delonge konvinkiĝis. Tial mi opinias, ke ne plu necesas meti tian pruvon antaŭ la Kongreso.

Cetere, kiuj interesiĝas pri precizaj nombroj, tiuj povas mem statistiki la represitajn artikolojn. Ili nur bezonas foliumi la interkongresan kolekton de «S-ulo» kaj ĉe la rubriko: Memornoto, ili trovos la nomon kaj la n-ron de la koncernaj gazetoj.

Mi tamen avertas, ke tiu Memornoto neniel povas liveri la ĝustan nombron de represitaj artikoloj, tial ke ne ĉiuj K-doj sendis al la redaktejo la pruvekzemplerojn.

Mi nur starigos du demandojn, al kiuj mi provos respondi:

  1. Ĉu la enhavo de la gazeto estas lingve korekta?
  2. Ĉu lojale mi agis rilate al la diversaj partioj kaj tendencoj de la bedaŭrinde malunuiĝinta Laboristaro?

Por respondi la unuan demandon sufiĉus, ke mi citu la dirojn de kelkaj kompetentaj esperantistoj. Mi opinias, ke tio ne estas necesa. Ĉiu atentema leganto ja povas konstati, ke mi obeis la deziresprimojn de niaj kongresoj, ke mi zorgis por ke la gazeto estu redaktata laŭ tute Zamenhofa stilo. Sendube ne ĉiuj artikoloj estas same facile legeblaj. Sed tio ne rezultas el malkorekta lingvaĵo aŭ el enkonduko de novaj ne oficialaj esprimoj. La nefacilkomprenebleco kuŝas en la temoj mem. En nacilingvaj gazetoj plej bone redaktataj troviĝas ankaŭ artikoloj, kiuj postulas streĉan atenton por esti ĝuste komprenataj.

Ni enkondukis la rubrikon: «La Lingva Angulo» kaj tie niaj legantoj povis trovi respondojn al siaj demandoj kaj per tio pli perfektiĝi en la scio de nia lingvo. Tiu rubriko estas ĝenerale tre ŝatata de la Legantaro kaj ni devas publike danki al Fakulo, kiu malavare bonvolis disponi al laboristoj kelkion el sia lingvoscienca trezoro.

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

Sendube enŝoviĝis kelkfoje eraroj en tekstoj. Tio okazis, ĉu pro tro rapida redaktado kaj kontrolado ĉe lasta momento, ĉu pro malatento de la kompostistoj aŭ korektistoj. Tio estas preskaŭ neevitebla. Tamen mi opinias, ke lingve «S-ulo» estas komparinda kun la plej bonaj neŭtralaj gazetoj. Kiam ni havos kompetentan redaktoron, kiu povos dediĉi sian tutan tempon al nia gazeto, nedubeble «S-ulo» fariĝos je lingva vidpunkto tute modela gazeto. Al tio ni devas celi. La lingva korekteco de la SAT-organoj estas ja nepra kondiĉo por la daŭra sukceso de nia afero.

Al la dua demando, tute sincere mi povas respondi, ke tio estis mia plej granda zorgo, atenti ke ne enŝoviĝu sur la paĝoj de «S-ulo» insultoj kaj tro akraj kritikoj kontraŭ iu ajn el la gvidantoj de la diversaj laboristaj partioj aŭ sindikatoj. Malfacila estas tiu tasko, mi certigas al vi. Niaj korespondantoj ofte partoprenas mem la luktojn, kiuj okazas inter la diversaj tendencoj kaj kiam ili prenas la skribilon por verki artikolon por nia superpartia, supertendenca organo, ili kelkfoje ne estas en spiritostato sufiĉe taŭga por objektive ties legantojn informi. Ili emas polemiki aŭ sciigi nur la faktojn, kiuj povas domaĝi al la malamika tendenco. Sed ĉiuj insulthavantaj artikoloj iris en paperkorbon, kvankam kelkfoje mi persone emis aprobi la enhavon de la forĵetitaj manuskriptoj.

Ĉu tio signifas, ke en «S-ulo» neniam aperis diskutoj inter la diversaj opinioj? Certe ne. Kaj mi certigas, ke ne estas rifuzataj artikoloj, kiuj pritraktis teorian vidpunkton, ĉu socialisman, ĉu komunisman, ĉu anarkisman. Eĉ aperis artikoloj, kiuj atakas la marksismon, kvankam la granda plimulto el niaj legantoj konsideras tiun doktrinon kvazaŭ biblion! Tamen neniu marksisto riproĉis; ĉiu bone komprenis, ke por trafe defendi sian opinion, oni bezonas ĝuste koni tiujn de la kontraŭuloj.

Sed kiam temas diskuti pri la sintenado, kiun devas havi ĉiu SAT-ano rilate iun aktualan politikan problemon, pri kiu ne interkonsentas la diversaj laboristaj partioj — kion mi diras? — pri kiu en la kadro mem de tiuj partioj okazas akraj malkonsentoj, mi opinias, ke la paĝoj de «S-ulo» ne devas malfermiĝi por tiaj disputoj. La tasko de nia gazeto estas liveri informojn, kiujn ĉiu partiano aŭ tendencano povas utiligi en sia propra partio por tie sukcesigi sian vidpunkton. Rilate al aktualaj politikaj demandoj, la partianoj SAT-anoj simple obeu la decidojn de sia propra partio.

Mi devas ĉi tie insisti, tial ke malmultaj K-doj ĝuste komprenas la rolon, kiun povas ludi esperanto, kiam temas meti ĝin je la servo de l’ Proletaro. Estas K-doj, kiuj, konscie aŭ ne, celas fari el SAT mi ne scias kian surogaton de Partio.

Por esti pli facile komprenata, mi citu konkretan ekzemplon. Ĉiu scias, ke la Ĉinia demando estas nun tre aktuala; havas tutmondan gravecon, treege grandan signifon. Pri la ĉiniaj okazaĵoj oni disputas en kelkaj laboristaj partioj kaj sindikatoj. Nu, se en tiuj laboristaj organizoj estus SAT-anoj, kiuj estus ricevintaj pere de esperanto precizajn informojn pri la situacio de la Proletaro en Ĉinio kaj utiligus ilin en la diskutado, mi opinias, ke tio plej bone efikus por propagandi nian lingvon, plej trafe montrus kiajn servojn povas fari SAT.

Ni havas anojn en Ĉinio. Ĉu ili penadis informi la legantojn de «S-ulo»? Bedaŭrinde ne. En la n-ro 140 ni publikigis leteron de K-doj el Ŝanghaj. Sed rimarku, ke ĝia enhavo ne sciigas ion, kion ni jam ne sciis delonge per la ĉiutagaj nacilingvaj gazetoj. La enhavo de tiu letero kaj ĝia tono estas nur agiteca kaj tute similas tiun de partiaj gazetoj.

Mi citis tiun leteron kiel ekzemplon, sed multaj el niaj korespondantoj faras la saman eraron. Ili verkas por «S-ulo» kvazaŭ ili verkus por sia partia gazeto. Tiel ili tute maltrafas la celon kaj montras sian nekomprenemon pri la taskoj de SAT.

La decidoj de niaj kongresoj rekomendas eviti la enŝoviĝon en niaj vicoj de la disputpunktoj, kiuj disigas la Laboristan movadon; sekve mi devis rifuzi sufiĉe da artikoloj¹).

Mi ankaŭ malakceptis patriotismemajn skribaĵojn, ĉar estas evidente, ke la enhavo de nia gazeto devas pravigi ĝian titolon. La patriotoj (ekzistas tiaj uloj en SAT) povas ja facile utiligi siajn nacilingvajn gazetojn por defendi sian ideologion.

Artikoloj de malprogresemuloj ankaŭ estis formetataj. Kiuj ne komprenas, ke la scienco kaj tekniko estas unuj el la plej potencaj faktoroj de la historia evoluo, tiuj ankaŭ ne komprenas la signifon de la mondlingva movado kaj la rolon de SAT.

La plej granda kvanto da materialo ricevita kaj ne uzita rilatas la rubrikon: «Tra Esperantio». Ni ja povus plenigi la tutan gazeton per la raportoj senditaj pri la propagando de nia lingvo. Ĉiu devas tamen kompreni, ke ni povas enmeti nur la plej sciigindajn faktojn de la por-esperanta propagando kaj ke estus tute neeble raporti detale pri la interna vivo de la grupoj. Cetere tio plej ofte povus interesi nur la grupanojn de la urbo mem el kiu venis la raporto.

Kiel oni vidas, la paperkorbo en redaktejo estas ĉiam abunde provizumata. Mi devas aldone paroli pri la fuŝskribitaj aŭ fuŝverkitaj artikoloj. Ekzistas ja K-doj, kiuj kredeble ne havas pli da estimo por la redaktoro ol plej egoista burĝo por sia lakeo. Ili sendas makulitajn, nelegeblajn, nekorekteblajn manuskriptojn, kvazaŭ redaktoro de esperanta gazeto estus bone pagata servisto, kiu havas kiel taskon netigi la ĉefverkojn de senzorgaj aŭtoroj!… Tiuj fuŝuloj pli kaj pli devos ŝanĝi sian opinion, se ili volas akceptigi siajn skribaĵojn. Mi ne plu konsentas malsanigi miajn okulojn, penante deĉifri hieroglifojn sur makulitaj foliaĉoj.

Oni povus starigi trian demandon, nome, kian valoron havas la enhavo de la jara kolekto de «S-ulo». Respondecon pri tio mi ne akceptas. Ne dependas de Redakcio de gazeto, se ĝiaj korespondantoj scias aŭ ne, verki valorajn raportojn. La enhavo de nia semajna organo povas nur speguli la intelektan valoron de la SAT-anaro mem. Kiam troviĝos en ĉiuj gravaj kulturaj centroj SAT-anoj verkokapablaj kaj laboremaj ne povas esti dubo, ke la enhavo de nia gazeto povos fariĝi pli kaj pli valora kaj interesa. Oni ankaŭ ne forgesu, ke gustoj kaj opinioj estas tre diversaj: kion laŭdas iuj, tion saman mallaŭdas aliuj.

Necesas almenaŭ, ke ĉiu bone komprenu la taskon, kiun povas plenumi «S-ulo». Ĝi devas esti informa, eduka, kultura. «S-ulo» bone informos, se ĝi havos objektivajn kaj sufiĉe klerajn informantojn en ĉiu grava regiono; nia gazeto bone edukos, se ĝiaj legantoj konsentos legi artikolojn, kiuj kontraŭas al ilia propra opinio. (Oni ja povas akiri pensan memstarecon nur se oni studas la diversajn teoriojn, kiuj inter si konfliktas. La SAT-anoj devas esti homoj kapablaj legi la «Biblion» per propraj okuloj.) «S-ulo» bone plenumos sian kulturan taskon se ĝi sukcesos veki ĉe siaj legantoj la deziron senĉese plikleriĝi, ĉiurilate perfektiĝi.

La Kongreso decidu, ĉu mi devas daŭrigi la gvidadon de «S-ulo» laŭ tiu direkto. La Kongreso diru ĉu nia semajna gazeto devas esti sincere, lojale superpartia, aŭ ĉu ĝi devas fariĝi ia malforta kopio, maltrafa imitaĵo de partiaj organoj.

Ĉiu partio pretendas pli bone ol la aliaj defendi la interesojn de la Laboristaro. Ni do faru tiel, ke kvazaŭ parolus la faktoj. Se ni raportas objektive, la legantoj povos utiligi la informojn en nia propagando por sia partio, aŭ por akceptigi sian propran opinion en la kadro mem de sia partio. Kaj se ekzistas en la mondo ia logiko kaj neevitebleco, se devas venki la ĝustaj principoj kaj taktikoj, nu, per nia praktika kaj serioza laboro ni estos helpintaj al tiu venko.

Tiu raporto estas eble iom longa. Mi tamen opinias, ke necesas fari ankoraŭ kelke da rimarketoj.

Ni jam konstatis, ke niaj korespondantoj maltrafas, kiam ili ne atentas pri la fakto, ke «S-ulo» ne estas, ne povas esti partia organo. Alia eraro okazas nemalofte. Estas K-doj, kiuj forgesas, ke «S-ulo» ne aperas ĉiutage, ke plie pasas du, tri, kvar semajnoj post ĝia apero, antaŭ ol la malproksimaj abonantoj ricevas sian ekzempleron. Sekve, informoj aktual-karakteraj estas tute senvaloraj por nia semajna gazeto. Ek-

¹) Mi devas tamen konfesi sufiĉe gravan pekon. En la n-ro 127-128 aperis sub jena titolo: La sekretario de Profunuiĝo kiel denuncisto, artikolo, kiu certe ne devus troviĝi sur la paĝoj de „S-ulo». Nur malatento, kaŭzita de troa okupado, igis min peki kontraŭ miaj gvidprincipoj. Almenaŭ tiu artikoleto utilu por montri per fakto la spiritostaton de multaj el niaj korespondantoj kaj pri kiu mi parolas en ĉi tiu raporto. Mi ankaŭ profitu la okazon por danki al la K-doj, kiuj atentigis min pri tiu mia peko.

— pàgina 5 —

zemple, se okazas balotoj en iu lando, tuj la rezultoj estas telegrafe sciigataj al la ĵurnaloj tra la tuta mondo. Se tiuj informoj aperus en «S-ulo», ilin ne povus ŝati la legantoj, ĉar jam delonge ili estas informitaj per siaj nacilingvaj ĉiutagaj ĵurnaloj. Tamen tiaspecajn novaĵojn oni sendas al la redaktejo. Niaj korespondantoj devas nepre kompreni, ke taŭgas nur informoj, kiuj estos ankoraŭ aktualaj kaj interesaj kelkajn monatojn post ilia publikigo.

K-do H. Stay kredeble bone komprenis la supre diritan. Li iniciatis la rubrikon: «Tago el mia vivo», kaj ĝi trovis bonan akcepton ĉe la Legantaro. Nedubeble tia kadro de temo povas ebligi la sciiĝon de tre interesaj faktoj pri la vivmaniero kaj vivkondiĉoj en diversaj partoj de l’ mondo. Bona pritrakto de tia temo postulas almenaŭ unu nepran kondiĉon: la sincerecon. La K-doj devas skribi kvazaŭ ili rakontus pri sia vivo al iu intima amiko.

Espereble alia K-do iniciatos ekzemple jenan similan rubrikon: «Mia buĝeto». Sincera pritrakto de tia temo liverus sufiĉe klaran bildon pri la vivkondiĉoj de la SAT-anoj en diversaj landoj.

Se K-doj volus ankaŭ rakonti kiel funkcias ilia sindikato, aŭ la loka laborista kooperativo, aŭ la kleriga rondo, la partia ĉelo, la agita sekcio ktp. ktp., nedubeble ili sukcesus fari originalan kaj interesan laboron. Sed la sensaciaĵoj estu for! Ne per tiaj sciigoj oni povas bone komprenigi la moron, la kutimojn, unuvorte la veran situacion ekzistantan en iu regiono.

Jam delonge mi instigis letere kelkajn K-dojn, ke ili verku mallongajn monografiojn pri sia urbo aŭ regiono. Kelkaj promesis kaj… ni atendas la plenumon de la promesoj.

Restas multo dirinda pri la demando, kiel fari el «S-ulo» organon, kapablan veki la intereson ĉe la multnombra (almenaŭ 20 000) laboristaj esperantistoj, kiuj ekzistas en la mondo. Ni nepre devas trovi aranĝon, programon, kiuj tute malsimilas al tiuj de la nacilingvaj gazetoj, kaj kiuj kapablas interesi la varbotojn. Se tion ni ne sukcesos atingi, neniam nia movado estos firmstara kaj evolukapabla.

Antaŭ dek monatoj ni invitis la legantojn, ke ili diru sian opinion pri la enhavo de «S-ulo». Ni ricevis 71 respondojn. Nur 4 estis senditaj je la nomo de grupo, post diskutado pri la demando. Tio ne sufiĉas por koni la ĝeneralan opinion de la Legantaro. La kongreso devos larĝe debati pri nia gazeto. Necesegas, ke ni trovu rimedojn por akceli la ritmon de varbado.

Nia administranto jam raportis pri la nombro de abonantoj. Estas ja vere, ke ĝi atentinde pligrandiĝis dum la jaro. Tamen ĉu ne estas plorinde, ke nur la duono da SAT-anoj abonas la oficialan organon de SAT? Tia situacio estas nenormala. Nia movado estus ja multe pli forta kaj firmstara, se la nombro de abonantoj al «S-ulo» superus tiun de SAT-anoj. Ĉiu devas forte konscii pri tio.

Se «S-ulo» ne taŭgas ni devas ŝanĝi ties gvidadon; sed se la gazeto havas la ŝaton de la granda plimulto da legantoj, kiel oni povas supozi laŭ la respondoj ricevitaj al nia enketo, necesas, ke ĉiuj streĉu la fortojn por konstante plialtigi la nombron de abonantoj.

Ĉu nia admono estos atentata? Aŭ ĉu ni devos perdi la kuraĝon pro nesufiĉe bona rezulto de niaj penoj?

Raporto pri «Sennacieca Revuo» ĝis nun ne atingis nin.

Same dirite pri «La Lernanto».

KONKLUDO

Kamaradoj, kun vi ni ekzamenis la plej ĉefajn erojn de nia SAT-aparato, ni revuis la faktojn, kiuj bone aŭ malbone influis nian movadon, ni skizis la paŝojn de nia Asocio depost la antaŭa Kongreso. Kaj kun ni, vi certe plezure konstatos, ke ĝi neniam prosperis tiel, kiel nunjare. Ni varbis 1703 novajn anojn; ni varbis 583 novajn abonantojn al nia semajna organo; ni starigis kaj funkciigas «Esperanto-Servon», kiu jam faris bonan laboron, kiel atestas la raporto de ĝia gvidanto, K-do Bässler; ni eldonis 3 gravajn librojn; kaj kelkaj ampleksaj manuskriptoj estas jam prilaboritaj de nia Literatura Komisiono kaj pretaj esti liverataj al la presistoj, tuj kiam nia «Financministro» tion permesos.

Ni plie multe cerbumis kaj klopodis pri starigo de propra presejo. Nun la afero maturiĝas kaj ni esperas, ke el la debatoj, kiuj okazos dum la Kongreso, elvenos ĝustaj direktoj laŭ kiuj ni daŭrigos la klopodojn.

Ĉu ni faris ĉion farindan kaj farendan? Certe ne. Ni faris nur ĉion fareblan. Kaj konklude ni profitu la okazon por diri, unu fojon pli, ke SAT ne devas fariĝi burokrata aparato. La membroj devas havi iniciativon; ili mem estas la sango, la karno, la forto de nia Asocio. Oni nur rajtas postuli de la Centro, ke ĝi ebligu al ĉiu SAT-ano fari bonan laboron; ke ĝi liveru por tio taŭgajn laborilojn.

Ĉu la Jarlibro taŭgas? Ĉu «S-ulo» bonas? Ĉu niaj aliaj eldonaĵoj valoras? Ĉu nia servaparato bone servas?

Se la SAT-anoj respondas jese al tiuj demandoj, ni daŭrigos fari nian eblon por plibonigi, plikreskigi kaj plivalorigi nian entreprenon. Se ili respondas nee, restos al ni nur transdoni la oficon en aliajn manojn.

Ni volas ankoraŭ aldoni kelkajn vortojn. Nia raporto al la VII-a Kongreso montras evidentan progreson de nia movado. Kaj ni jam povas antaŭvidi la tempon, kiam ni povos malkaŝe diri al la gvidantoj de ĉiuj laboristaj partioj kaj sindikatoj la jenon:

«Jam de longa tempo ni invitas vin ĉiujare, ke vi venu ĉeesti nian kongreson por tie vidi proprokule, por aŭdi proprorele kiel povas simplaj, plej diverslandaj laboristoj bone interkompreniĝi sen helpo de tradukistoj, facile kaj rapide diskuti ĉiujn temojn, kiuj interesas la Laboristaron tutmondan. Nia SAT-aparato liveris sufiĉe da pruvoj, ke ĝi utilas al la Proletaro. Malgraŭ tio vi daŭrigas ignori nian movadon; vi daŭrigas elspezi multe da mono por eldoni la samajn revuojn kaj librojn en multaj lingvoj; vi daŭrigas kongresi en ia babela atmosfero; vi estas blindaj kaj surdaj; vi ne atentas la racion sur kiu sin bazas nia mondlingva movado; sekve vi estas nekuraceblaj rutinemuloj, kiuj perfidas la interesojn de la tutmonda Laboristaro.»

Jes ja ni jam rajtus tiel paroli al la gvidantoj de la laborist-organizoj. Sed tamen SAT ne estas ankoraŭ sufiĉe potenca, sufiĉe multanara kaj sekve sufiĉe aŭtoritata por diri nuntempe tiajn ĝustajn vortojn.

Ni nur volas atentigi la K-dojn pri la graveco kaj taŭgeco de la ilo, kiun ĉiuj kune ni forĝas. Necesas ne ripozi; necesas ke ĉiujare niaj Kongresoj notu novan progreson por ke, en pli malpli proksima tempo, SAT povu aŭtoritate admoni la rutinemajn gvidantojn de la Laboristaro.

Ni devas ĉiuj firme konvinkiĝi, ke la finfina liberiĝo de nia klaso povos okazi nur laŭ tutmonda skalo. Sekve nia laboro ne estas malpli necesa kaj urĝa ol tiu, kiun faras aliaj K-doj en partioj, sindikatoj aŭ kooperativoj. Ni ne estas utopiuloj kaj revuloj; ni eĉ povus prave aserti, ke ni estas oportunistoj, tial ke ni klopodas por meti oportunan ilon en la manojn de la bezonantoj.


De 12.—16. de aŭgusto 1927 okazos en Lyon (Francio) la

VII-a Kongreso de SAT

SAT-anoj, multnombre ĉeestu la VII-an! Aliĝu tuj! (Vidu la specialajn kongres-komunikojn.)


— pàgina 6 —

VII-a Kongreso de SAT

Lyon (Francio)

12.—16. aŭgusto 1927

6-a Komuniko

Kongresejo. — La kongreso okazos en la salonego «Emile Zola» de kooperativo «L’Unitaire», 127, rue Boileau, Lyon VI.

Kongreskomitato. — Prezidanto: K-do Marcel Roux, 90, rue Boileau, Lyon VI (Francio) al kiu oni sendu aliĝilojn, leterojn, monon, ktp.

Kotizo. — Egala al SAT-kotizo, sed ni dankeme akceptos plian monon, kiun bonvolos donaci aliĝintoj por ebligi plej bonan aranĝon de la kongreso.

Pago. — Per naciaj monbiletoj aŭ ĉeko en registrita letero. Francianoj prefere pagu al K-do Léon Chaussade, 64, rue de Macchabées, Lyon V. (Chèque postal: Lyon 7521). Perantoj kaj agentoj kiuj kolektis la kotizojn, bonvolu senprokraste pagi al la komitato; nur valoras la aliĝiloj akompanataj de la mono.

5-a listo de aliĝintoj

  1. K-dino P. Josset, Paris 9623
  2. K-do Gaston Louis, Paris 9624
  3. „ M. Dessoit, Paris 7767
  4. „ M. Diendonné, Vaudelainville 9618
  5. K-dino J. Harries, Leicester 7602
  6. „ Cicely Osmond, London 9896
  7. K-do Max Görner, Schönbach 6271
  8. „ Oskar Grimm, Stuttgart 929
  9. „ F. Kirschmayer, Stuttgart 6741
  10. „ H. Nonnenmann, Stuttgart 511
  11. „ A. Scheel, Stuttgart 1919
  12. „ G. Schneider, Stuttgart 1391
  13. „ H. Dolde, Stuttgart —
  14. „ F. Martin, Stuttgart 512
  15. „ R. Eckert, Stuttgart 7308
  16. „ A. Just, Stuttgart 554
  17. „ F. Mayer, Stuttgart 3030
  18. „ G. Paatz, Stuttgart 553
  19. „ M. Schärm, Stuttgart 6344
  20. „ O. Laumann, Stuttgart —
  21. „ A. Brockmann, Stuttgart 9968
  22. „ H. Schubert, Duisburg 7037
  23. „ E. Beckers, Velbert 8769
  24. K-dino M. Beckers, Velbert 9947
  25. K-do O. Groves, Derby 7553
  26. „ V. Varankin, Tver 1116
  27. „ A. Nicolle, Semur en Auxois 3489
  28. „ M. Harmsen, Aalsmer 5679
  29. „ E. Cacouault, Antibes 283
  30. „ E. Belle, Romans 1992
  31. „ X., X. 77
  32. „ F. Azorin, Cordoba 3681
  33. „ J. Berger, Cordoba 5853
  34. „ R. Lugue, Cordoba 7607
  35. „ H. Ward, Burnley 6314
  36. „ J. Flower, London 3398
  37. „ R. Pförtner, Sebnitz 6707
  38. „ R. Kasparek, Decazeville 7559
  39. K-dino M. L. Pasquier, La Brosse 9620
  40. K-do E. Marchand, Mégève 6947
  41. „ L. Balajev, Niĵni-Novgorod 4312
  42. „ V. Piskunov, Niĵni-Novgorod 5432
  43. „ Bredermann, Pfauhausen 2429
  44. „ A. Lebedev, Tver 960
  45. „ G. Sevak, Erivan 4644
  46. „ C. V. Simpson, Leeds 7877
  47. „ J. Wolff, Köln a. Rh. 3082
  48. „ L. Cierpka, Köln a. Rh. 2175
  49. „ C. Richter, Leipzig 125
  50. K-dino F. Bässler, Leipzig 2276
  51. K-do H. Künzel, Oelsnitz 3111
  52. „ K. Epperlein, Altenburg 4078
  53. „ Belutti, Wattens 10003
  54. „ J. Habert, Sucy 55
  55. K-dino C. Roux, Charenton 7016
  56. K-do P. Mérigot, Courbevoie 5752
  57. K-dino L. Peel, Liverpool 3210
  58. „ M. Carey, Liverpool 1170
  59. K-do S. Artemjev, Nalĉik 1080
  60. „ A. Ullmann, Essen 7548
  61. „ J. Krestanoff, Stara-Zagora 826
  62. „ P. Neubert, Marl 7978
  63. K-dino A. Erlich, Riga 5806
  64. K-do A. Krastin, Riga 3684
  65. „ H. Schmutz, Allschwil 4472
  66. „ K. Deutschle, Basel 3477
  67. „ A. Rehmann, Basel 4473
  68. „ E. Deckwerth, Radeberg 9865
  69. „ E. Bräuner, Erfurt 6876
  70. „ R. Hermann, Gera 5955
  71. „ F. Ohnivas, Meissen 5496
  72. „ F. Gerboth, Dortmund 7729
  73. „ G. Kellner, Dortmund 7162
  74. „ A. v. d. Heid, Dortmund 61
  75. „ H. Kaufmann, Dortmund 10064

Eldonaĵoj. — Serio da 20 belegaj ilustritaj poŝtkartoj: 4 fr. fr. (por francianoj: 3,25 fr). Franclingva 120-paĝa ilustrita gvidlibro kaj urbplano: 2,50 fr. fr. (francianoj: 2,25 fr.)

Kosto¹) de manĝoj kaj de hotelĉambroj. — Matenmanĝo: 2 fr.; tagmanĝo: 10 fr.; vespermanĝo: 10 fr.

Hotelĉambro, ponokte: 18 fr.

Tiuj prezoj estas maksimumaj, sed ni konsilas al K-doj profiti gravan rabaton konsentitan de hotel- kaj restoraciestroj al K-doj antaŭpagantaj la koston de manĝoj kaj la luon de ĉambroj laŭ jena tabelo:

Tag- kaj vespermanĝo (ambaŭ): 11 fr. potage aŭ 14 fr. (por tiu sumo la manĝaĵoj estas pli ampleksaj kaj bongustaj).

Hoteloj: unulita ĉambro, por 1 persono: 12 fr.; por 2 personoj: 14 fr.

Sendi la monon laŭeble antaŭ la 8. 8. 27 al ĝen. sekr.: K-do Louis Gros, 22, rue Creuzet, Lyon VII (Francio) kiu eventuale estas preta respondi ĉiujn restaddemandojn. Skribu je kioma horo vi alvenos kaj kiom da tagoj daŭros via restado en Lyon.

Al K-doj pagintaj kiuj ne ĉeestos la kongreson, la mono estos tuj resendita (la 20-an de aŭg.).

Komitatdejorado²). — La 10-an, 11-an kaj 12-an de aŭg., de 9-a ĝis 11-a, kaj de 14-a ĝis 17-a, la komitato dejoros en la kongresejo kaj en la sidejo de Esp. Lab. Grupo, 39, cours Morand.

Fakokunvenoj. 1. — Studentoj: K-do Charles Despeyroux, Faculté des Lettres, Lyon VII (Francio).

  1. — Ruĝfrontbatalantoj kaj komunistoj: K-do Oscar Brebant, 39, rue Paul Bert, Lyon III (Francio).

  2. — Edukistoj: K-do Marcel Boubou, 96, rue Saint-Marceau, Orléans (Francio).

Ĉu SAT-anoj radiistoj, liberpensuloj, sportuloj, ktp. ne emus diskuti en speciala kunveno pri siaj fakaj temoj? Fakestroj rilatu kun la komitato, kiu povos lui apartajn salonojn.

Propagandkunvenoj. — Marde 16-an de aŭg., vespere, estos organizita internacia kunveno. SAT-oratoroj sciigu sian konsenton alparoli.

La grupo de St. Etienne profitos la VII-an kongreson por organizi kunvenegon, merkrede 17-an de aŭg. Sin turni al K-do J. Rival (38, rue de la Paix, Saint-Etienne, Francio).

Same faros la grupo de Grenoble ĵaŭde, 18-an de aŭg., kiu krome invitas kongresanojn partopreni ekskurson en ĝian urbon kaj alpan montaron. Informojn donas K-do P. Ragault, 86, cours Berriat, Grenoble (Francio).

Lastfoja atentigo. — K-doj, ne forgesu reklami en viaj profesi- aŭ partiorganizoj kaj ties organoj pri esperanto kaj la VII-a kongreso de SAT.

Ni ne preterlasu tian ravan propagandokazon, kia estas SAT-kongreso, por nia movado. Post konstato de atingitaj rezultoj, Laboristaro tutmonda ekkonscios pri la utilo kaj servoj de internacia lingvo.

La komitato faros ĉion eblan por faciligi la restadon en Lyon de SAT-anoj; ni esperas, ke aliĝoj amase trafos nin sekve de ĉi tiu fina alvoko. Eĉ sendu al ni sian kotizon, K-doj kiuj ne estas certaj pri partopreno en nia kongreso. Ili tiel helpos nin solvi la gravan financan flankon de la afero.

Ni denove petas K-dojn relegi la lastan parton de la 3-a komuniko kaj ĉiu penu por ties efektivigo. La VII-a estu vasta kunveno de rajtigitoj de l’ tutmonda Laboristaro!

Ĝis baldaŭ, K-doj, ni fratece prezentas al vi la manojn.

Komisiite de l’ Kongreskomitato: La prezidanto: M. Roux.

¹) Usona dolaro valoras 25,50 fr. fr.

²) Notu, ke la adreso de la Prezidanto estas nur poŝta, sed ne loĝejo.

★

Prikongresaj proponoj kaj diskutoj

Propono n-ro 2

Ĉar sonas malbone «Sennacieca Konsilantaro de Sennacieca Asocio Tutmonda», S. K. nomiĝu de nun «Ĝenerala Konsilantaro», kio estas pli oportuna kaj pli normala.

Propono n-ro 3

SAT ne plu aperigu en la Jarlibro plenan adresaron de ĉiuj membroj. Estu presataj nur la adresoj de SAT-grupoj, SAT-perantoj, kunvenejoj kaj aliaj specialaj adresoj por apartaj celoj. Estas enpresebla ankaŭ adresaro de korespondemuloj, sed nur pagate (kun ĉiuj detaloj laŭ la enketo).

V. Polakov (1515), N. Nekrasov (1520).

Propono n-ro 4

«Sennaciulo» (8-paĝa) aperu duonmonate je duona prezo nuna.

«Sennacieca Revuo» fariĝu plimultpaĝa (do ankaŭ pli kara) kaj enhavu novan rubrikon, kiu entenus artikolojn ne plu akcepteblajn por «Sennaciulo» ekz.: filozofi-socia rubriko kun teoriaj artikoloj).

SAT-anoj: 155, 6953, 7296, 8778, 2000, 9106, 8274, 6438, 7295, 5895, 2446, 7297, 7293, 8100, 8098.

Propono n-ro 5

Oni ŝanĝu la nomon de «Ekzekutiva Komitato» je Plenumkomitato. (1897).

Propono n-ro 6

Numeroj de niaj membrokartoj ne respondas efektivan staton de membraro. Restas multe da «malplenaj» numeroj. Ĉar ĉiu SAT-ano ŝatas sian SAT-aĝon (laŭ grandeco de numeroj), oni ne povas doni malaltajn (vakajn) numerojn al novaj anoj.

Do restas nur ŝovi malantaŭen ĉiujn numerojn. Tiam neniu «aĝo» suferos kaj malplenaĵoj estos forigitaj.

Administracio anoncu poparte la ŝanĝitajn numerojn en «S-ulo» kaj ĉiu mem korektos sian membrokarton. (5199.)

Pri la propono n-ro 1

La ĉi subaj 19 SAT-anoj el la 22 kunvenintaj la 27. 6. 1927 en la Pariza Laborborso por diskuti pri la statutŝanĝoj proponitaj de la Ĉita-a grupo konsiderante:

  1. ke la ĉefa celo de SAT estas kutimigi sian anaron kaj la tutmondan Laboristaron al sennacieca pensmaniero, labori por kiel eble plej nepra sennaciecigo de la spiritoj;
  2. ke ĉia laŭloka deviga organizo intensigas la kontraŭbatalendan influon de la medio loka;

— pàgina 7 —

  1. ke kunlaborado de samlokaj SAT-anoj estas utila por la funkciado de praktikaj servoj;
  2. ke la nuna statuto ne malpermesas organizi unu aŭ kelkajn grupojn en iu ajn loko;

malaprobas la proponon de la Ĉita-a grupo.

SAT-anoj: 5752, 7359, 5881, 10 053, 7519, 50, 24, 8695, 2043, 741, 9624, 9623, 7767, 3756, 1381, 6190, 6408, 5892, 23.

DEKLARO

La SAT-anaro de Kremenĉug kaj Krjukov ap. Dnepro, kunveninte la 27. 6. 1927, decidis aliĝi al la propono de l’ grupo Ĉita pri enstatutigo de SAT-grupoj. Ĝi postulas, ke la demando estu post la Kongreso decidota per ĝenerala voĉdonado eĉ en tiu okazo, se la Kongreso ne estus aprobinta la proponon.

V. Kolĉinski, sekretario de l’ ĝenerala kunveno de SAT-anaro Kremenĉuga kaj Krjukova.

Pri Program-projekto kaj Grup-organizo

La diskutado estiĝinta en la paĝoj de «S-ulo» pri la programo kaj pri la grup-organizo, montras, ke nia Asocio estas atinginta tian epokon en sia evoluado, en sia kresko, en kia estas necese profunde esplori la vojon jam iritan.

Ni jam konscias, ke el la poresp-a propagando naskiĝis la perfakta utiligado de la lingvo. Ni vidas la fakajn kvazaŭ subkongresojn flanke kaj samtempe ĉe la universalaj. En tia periodo do naskiĝis nature la lab. esp-o-movado. Dum sia propaganda laboro ĝi, kiel la esp-o-movado ĝenerale, bezonis kaj bezonas du propagandilojn, nome, la poran kaj la peran. Sed ni estas devigataj nun konstati, ke tiuj du iloj estas tute nedisigeblaj. Nia Asocio, nia movado, progresas dank’ al sia pera propagando. Do la pora propagando estas farata pro tia pera agado.

Ni do analizu la evoluon jam faritan de SAT. De sia fondiĝo ĝis nun, SAT estas sin bazinta sur izolula organizsistemo, tiel donanta plenan izolulan liberecon al siaj membroj rilate al agadkampo. Ni vidas, ke la izolula organizsistemo estas firme enplantinta ĉe la Proletaro la lingvon esp-o. Restas tamen ankoraŭ multo farota kaj el tiu konstato ni vidas la naturan emon al gruporganizado. Alivorte, nia movado surprenas sur sin definitive socian econ: ĝi fariĝas parto de la lab. klasmovado; fariĝas unu el la iloj de ĝi. La emo al gruporganizo korespondas al la evolua periodo nun atingita; al la deziro, la postulo, de pli vasta, pli intensa, kaj pro tio, komuna laboro.

Konstati ni ĉi tie tamen devas, ke per la iom-post-ioma malapero, malraciiĝo, de la izolula organizsistemo, kaj per la verŝajne jam garantiita enstatutiĝo de la grupa, stariĝas samtempe antaŭ ni tre grava problemo; nome, kiel plej bone kaj facile rapidigu la formalaperon de la naciaj lab. esp-o-organizoj? (Ke tia problemo jam agitadis la kapojn de aliaj membroj, pruvas la artikolo de Iuelie [?] en «S-ulo» n-ro 140. Mi ne intencas citi el ĝi, sed mi atentigas pri aludo al nacilingvaj kaj esperantlingva aparatoj. Notu kaj pripensu bone la vorton aparato.) Estas memevidente ke, se SAT starigos grupsistemon — kaj ĝi ne povas ne stariĝi — la supre menciita problemo postulos urĝan kaj logikan solvon. (Komprenu bone la signifon de la dua paragrafo.) … Ni pli proksime ekzamenu la problemon: la naciaj organizoj ekzistis antaŭ ol SAT. Ili propagandis por la lingvo. Tia propagando kristaliĝis finfine en SAT-on. La lingvo estas historia fakto ĉe la Proletaro: ĝi estas uzata de la Proletaro por ĝia klasbatalo. SAT nun memstare faras la por-esp-an propagandon el sia per-esp-a laboro. Vidu la memornotojn en «S-ulo». Ĝi eldonas lernolibron Petro kaj la legolibron «Ni Legu» kiel lingvolernilojn, plene montranta, ke oni instruipovas la lingvon per la lingvo mem. Ni ne enŝovu strute en sablon la kapon kontraŭ tiu fakto. La lingvo disvastiĝadas nun sole per la pera propagando¹). La «problemo» ĉe SAT pri «sia rilato» al la naciaj societoj nur povas esti solvita per ties entuta formalaperigo.

Ni estas atingintaj tian periodon en la historio de la civilizacio en kiu ni posedas la rimedojn por renversi kondiĉojn ne plu al ni taŭgajn, se ni scias kiel tiujn rimedojn uzi. Ni vidas, ke organizo, ne gravas kia, ludinte ian gravan historian rolon, malemas foriĝi. Tiel ĝi fariĝas baro al progreso plua. Tiel ĝi rompas al si la dorson. Tamen, ni nun povas rapidigi, laŭ daŭre kreskanta grado, la historian evoluon, kaj tio, memevidente, donas al ni la rimedojn, krom la historia rajto, por rompi la dorson al ne plu necesa organizo. (Mi ne deziras kvazaŭ ofendi la anojn de l’ naci-organizoj per miaj diroj: mi konsideras la problemon el la historia, el la scienca vidanguloj; mi vidas ĝin el la lumturo de l’ Marksismo, kaj deziras, per mia modesta kontribuaĵo, doni kvazaŭ orientiĝon al la problemsolvo.)

Do, la natura paŝo el la izolula en la grupsistemon starigas al ni ĉi tiun praktikan problemon. La pravan solvon mi estas elmontrinta. Se ni ne solvos ĝin, stariĝos malamikeco inter SAT kaj la land-asocioj. Se SAT-membroj aniĝus ankaŭ la land-asocion, do, stariĝus ĉe ili la neceseco cedi al la disciplino de du organizoj. Tia situacio estus ĥaosiga, estus situacio absurda, precipe tiam, kiam la rilatoj inter la du organizoj pliakriĝos. Ke ili pliakriĝos estas evidenta el la fakto, ke la SAT-grupoj mem surprenos sur sin la instruadon de la lingvo, ĉar la propagando farata de SAT dank’ al ĝia perlingva laboro, necese kaj logike devigos al ĝiaj membroj mem, ke ili instruadu la lingvon. Eĉ nun SAT-membroj instruas la lingvon kaj jam ekzistas, laŭ mia propra scio, unu regiona monata SAT-informilo²). Do, analizante tiajn faktojn tiamaniere, ni povas vidi tutklare la vojon laŭ kiu ni devos de nun antaŭen- kaj suprenmarŝi.

La grupoj, memkompreneble, entenos, dum sia ekzisto, diverstendenculojn. Ni jam spertas tion. La komuna lingvo-intereso nuntempe kunligas ilin, kaj estas ĝojige, ke tiom da homoj havantaj tian grandan ideologian konflikton inter si, arde argumentegas pri siaj propraj ideoj, arde vorte inter si bataladas, kaj finfine amike parolas pri lingvodisvastigrimedoj.

Nu, la ekzisto de grupo estas multe pli grava ol la ekzisto de izolulo³); ĝi montras definitive evolupaŝon. La izolula organizsistemo nature produktis la sektor-sistemon. La sektoroj estas arbitre fiksitaj, kiel landlimoj. Ili estas fantaziaĵoj. Tamen, ili helpis al la kreo, eble, de tia eksternacia, sent-, pens-, kaj agadkapablo pri kiu oni parolas. La grupsistemo, se oni plene kaj ne stulte akceptos ĝian signifon, anoncas la forigon de la sektor-sistemo. Kial? Pro tio, ke la starigo de grupoj en donita lingvo-regiono montras, ke ili federaciiĝos¹) por pliintensa laboro. Estus ridinde plu priatenti la sektorojn en tiaj kondiĉoj. Oni ne naciiĝus pro tio — precipe oni konsideros ke ĉiu revoluciulo estis sennaciulo²) antaŭ ol li lernis esp-on! (Por pli da detaloj pri la sektoroj relegu mian skribaĵon en «S-ulo», 1-a jaro, n-ro 35, 28. 5. 25 «Kiel plifortigi la SAT-vicojn?»)

En tiu supre-menciita artikolo mi montris ankaŭ eĉ tiam ke SAT devos starigi grupsistemon. La pli grava periodo en la ekzisto de nia Asocio, turnas ĉirkaŭ tiu ĉi problemo. Tamen estos ankaŭ necese denove alporti mense la membrojn al plialta evolupunkto, kiun ni ankaŭ plimalpli baldaŭ atingos. Tion ni rajtas fari, por ke la nuboj kaj duboj ambaŭ forestu, for el niaj kapoj. Ni scias, ke tendencoj varias laŭ politika evoluo. Bedaŭrinde por nia klaso ili troviĝas. SAT estante nepolitika organizo, devis gardi ĉe sia gazetaro, ke la disputpunktoj ne sin entrudu. Ni devas nun konservi la unuecon ĉe la membraro, por ke la lingvo trafu nian samklasanaron. Sed raciaj homoj ni estas: mi scias, ke disputpunktoj ne povas esti forigitaj per kvazaŭa subpremo. Se oni subpremas unuloke furunkon, ĝi nepre aperas aliloke. Same pri disputpunktoj interne de SAT: oni ne permesas ilin ĉe la gazetaro, tamen ili konkretiĝas aliforme. Kie? Kiel? En la sekcioj per kunligiĝo, per asimiliĝo, per la kunalveno de sampensantoj. Kion do tio montras? Kion do tio pruvas? Tio montras kaj pruvas ke SAT mem plenumas sian historian rolon; ke ĝi estas kondukanta la lingvon en la proletan vicaron; ke la diversaj tendencoj, jam, eĉ en la infanecperiodo de la grupsistemo, mem komencas sin organizi por la uza disvastigado de esp-o. Tio montras ke SAT mem formalaperos ĉe la pli-kaj-plia disvastiĝado de la lingvo. Aperos tendencaj gazetoj. Ili inter si baraktos politike tiel kiel faras nun la nacilingvaj (tio estas, kompreneble, sen konsidero miaflanke nun, ĉi tie, pri la disvolviĝo, maturiĝo, de la politika movado mem). Tia intersia barakto, kaj nur ĝi, kondukos la proletan movadon al la solvo de la pricela kaj pririmeda luktado kiu nun ĝin disigas.

Alivorte, SAT estas la trabaro per kiu ni enmetas en la kapojn kaj sur la langojn de nia samklasanaro la lingvon esp-o. Dum ni iras de etaĝo al etaĝo tion farantaj, ni plifortigas kaj plialtigas nian SAT-trabaron — kaj post la fina celatingo; kiam la lingvo efektive eniras la diverstendencajn rondojn kaj estos larĝe uzata, tiel fariĝinte grava socia faktoro, SAT, kiel organizo, kiel trabaro servinta la konstruadon de socie grava konstruo, devos mem sian trabaron dismeti kaj forporti en la truon de l’ Histori’; devos mem kun ĝi enmarŝi — kaj entiri post si tiun truon³)…

D. Sheriff (1100).

¹) Tio estos eble ĝusta post 10 jaroj, sed ne ankoraŭ nun. Ne estas danĝere anticipi sur la teoria kampo, sed sur la praktika, tio povus tre domaĝi nian movadon.

²) Necesas rimarkigi, ke nia K-do tre subjektive prezentas la problemon. Estas ja vere, ke li kaj kelkaj SAT-anoj en Britio celas detrui BLEA-on; sed tio ne pruvas, ke tia dubinde prava laboro estas farata grandskale kaj en ĉiuj landoj.

³) Jen ankoraŭ neĝusta prezento de la faktoj. Se la aniĝo al SAT estas individueca, tio ne signifas, ke la SAT-anoj estas izoluloj en nia urbo. Se ekzistas tie lab. esp.-grupo ili havas la moralan devon partopreni ĝian laboron. Kiam ili propagandas aŭ instruas nacilingve, aŭ kiam ili utiligadas esperanton praktike, ili uzu, en la kadro de la Grupo, respektive nacilingvan aŭ esperantan aparaton. Nur se estus pruvite kaj de ĉiuj konsentite, ke la nacilingva aparato superfluas, la vidpunkto de nia K-do estus ĝusta. Sed, ni ripetas, ŝajnas, ke li tro anticipas.

¹) Oni rimarku kiom stranga estas la rezonado de la aŭtoro: li volas detrui la nun ekzistantajn nacilingvajn asociojn kaj jen li jam antaŭvidas, ke la grupoj federaciiĝos laŭ lingvo-teritorio. Kio sekve estos ŝanĝita krom la nomoj, kaj krom tio, ke SAT perdus sian sennaciecan karakteron?

²) Fantazia, arbitra aserto. La legado de nacilingvaj revoluciaj organoj povas ĉiutage liveri pruvon por rifuti tian aserton.

³) La detruemo de nia K-do estas tiom arda, ke li ne povas kontentiĝi per sia nuna detrulaboro kontraŭ BLEA. Li jam pensas pri la momento, kiam li komencos la detruadon de SAT. Apenaŭ naskiĝis la infano, jam li mendas la ĉerkon.

Kiam nia Asocio estos plenuminta sian praktikan taskon, pri kiu parolas K-do Sh., ĝi devos ja difini al si alian ĉefan taskon aŭ formalaperi. Sed ŝajnas, ke nia K-do vidas tre mallarĝe la historian rolon de SAT

— pàgina 8 —

kaj ĝian edukan taskon. Estas tute nevere, ke ĉiuj revoluciuloj estas ankaŭ sennaciuloj. Mi eĉ opinias, ke inter la SAT-anoj mem troviĝas malmulte da tiaj uloj… Kiam esperanto estos grandskale uzata de la laboristaj partioj kaj sindikatoj; kiam ni ne plu riskos kompromiti nian lingvon, per starigo de politika programo, kiu povus kontraŭi tiun de kelkaj laboristaj partioj, tiam SAT povos difini al si sennaciisman politikon. Nuntempe nia sennaciismo povas kaj sekve devas nur rilati al nia organiza strukturo, al nia interna asocia vivo. Estonte nia sennaciismo povos eksteriĝi, eĉ malkaŝe deklari militon al la internaciismo. — —

Sed mi ne imitu K-don Sh. per troa anticipo.

Eble nia K-do ne kontentos pro miaj piedpaĝaj rimarkoj. Almenaŭ li devas konsenti, ke mi rajtas pridiskuti lian tezon. Per tiuj notoj mi ŝparis lokon en la gazeto, ĉar estas evidente, ke refuta artikolo estus pli ampleksa.

E. L.

★ DIVERSAĴOJ ★

Alvoko!

La 30. kaj 31. de julio estas en Most (germ.: Brüx) la «Ruĝaj tagoj». Tie ĉi nun kunvenos kelkaj miloj da laboristoj el norda Bohemio kaj el Germanio. Okazos grandega manifestacio kontraŭ milito.

Ĉiuj eksterlandaj kom. organizoj estas petataj, skribi esperantajn salutleterojn kaj bondezirojn, al ĉi kom-partio, por faciliĝi al mi la propagandon de esperanto inter la Laboristaro. Ankaŭ ĉiuj ĉeestontaj K-doj esp-istoj skribu al mi.

Skribu «pro rudy den» al K-do Josef Švarc, Kamenska tr. 1435, Most (Ĉeĥoslovakio).

NIA POŜTO

Al kelkiuj. — Pro la publikigo de la prikongresa raportaro ni ne povis enmeti kelkajn bonajn artikolojn. La sendintoj bonvolu ne tro ĉagreniĝi pro tio. Red.

ENHAVO:

Proleta ŝtato honoras esperanton k. D-ron Zamenhof, de G. Demidjuk — pĝ. 1 Raportaro de Ekzekutiva Komitato de SAT — „ 2—5 VII-a Kongreso de SAT, Lyon — „ 6 Prikongresaj proponoj kaj diskutoj — „ 6 Pri Program-projekto kaj Grup-organizo, de D. Sheriff — „ 7 Diversaĵoj — „ 8 Korespondado — „ 8

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L. = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

— Laborista esp.-grupo «Enzesfeld» aranĝos dum aŭtuno esp. ekspozicion. La Gek-doj k. grupoj el ĉ. l. estas afable petataj sendi materialon, L, PI, gaz. ktp. al: K-do L. Tabaka, n-o 82, Enzesfeld. Ĉiu ricevos p. k.

Germanio.

— Kursanoj el progresinta kurso dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: K-do O. Günther, Schwoitsch ap. Gröbers, Distr. Halle a. S.

K-do E. Vogelhuber, Schwanenstr. 2, Ansbach i. Bayern, dez. koresp. k. ĉ. l., nepre resp.

K-do Alfred Bartsch, Winnlohstr. 89, Recklinghausen S. III i. W., dez. koresp. kun perfektaj Gek-doj ĉiul. pri div. temoj. Resp. garantiata.

Nederlando.

K-do J. A. Hippe, Ronnerpl. 20, II, Amsterdam (Z), dez. koresp. kun tipografistoj el ĉ. l., precipe pri meti-situacioj, L, PK, PI.

Sovetio.

K-do A. Tencer (junkomunisto), str. de Pjatakov, 30, 11, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.

K-do Koleniĉenko (junkomunisto-ruĝarmeano), Zlatoustovska, 36, 10, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l., L, PK, gaz., ĵurn.

K-do Arkadio Ĉeĉik, Voznesenski sp., 35, 19, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.

K-do Nikolao Dujkin (lernanto), str. de Libkneĥt, 14, 3, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l., L, PI, PM, fotoj, il. gaz. Resp. garantiata.

K-do K. M. Smirnov (pedagogo-instruisto), Institut Socialnogo Perevospitania, dez. koresp. kun samprofesianoj el ĉ. l. pri edukado de nezorgitaj k. krimemaj geknaboj.

K-do V. F. Deriŝev (helpanto de kuracisto), stancia Vjatka, 1, Kazenny dom n-ro 4, Vjatka, dez. koresp. k. ĉ. l. pri medicinaj temoj.

K-do V. Ivanov (fervojlaboristo), Mestkom masterskiĥ, st. Vjatka, 2, Vjatka, dez. koresp. k. ĉ. l., pri vivo de fervoj-laboristoj.

K-do Ŝĉelkanov (fervojlaboristo), Mestkom masterskiĥ, st. Vjatka, 2, Vjatka, dez. koresp. k. ĉ. l., pri politikaj temoj, precipe kun Italio.

K-do A. Ivanov, Zagorodnyj pr. 5, kv. 17, Leningrad, dez. koresp. k. ĉ. l., L, PI.

Adresŝanĝo: K-do Mikaelo Revenko (kooperativisto), Sebrjakovo, Stalingradskoj gub., Rajsojuz (malnova: Suĥov 2); la sama adreso por Sebrjakova konsum-unuiĝo, vidu n-ro 140 de «S-ulo».

— Esperanto-Rondo ĉe Centralnyj Klub Sovtorgsluĵaŝĉiĥ, Fontanka, 48, Leningrad, dez. koresp. kun laboristoj k. oficistoj ĉiul. L, PI.

— Rondeto por studado de fremdaj lingvoj petas sendi legitajn librojn k. gaz. en germ., franca, angla k. itala lingvoj. Skribu, kion vi dez. ricevi interŝanĝe. Adr.: K-do P. Timoĥin, Ploŝĉad, K. Marksa 8, Domo de Klerigo, Odessa.

— Ĉeleto de MOPR (IRH), dez. koresp. k. interligiĝi kun IRH-ĉeletoj de ĉ. l. k. kun apartaj IRH-anoj. Adr.: Luteranskij pereulok n-ro 2, 16, Mestkom, V. Vozdviĵenskij, Odessa.

K-do Josefo Poĉobut, Pravlenie dorogi, Telegraf, Omsk, dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj k. elektro-tekniko L, PK. Resp. k. foto garantiataj.

K-do S. N. Gavrilov, ul. Kalaeva 37, Naro-Fominsk, Mosk. gub., kiel desegnisto ĉe teksa fako mi dez. koresp. kun teknikuloj k. inventistoj ĉiul. pri div. temoj de teknika progreso. Nepre resp.

K-do Aleksandro Tatarincev (agronomo), Reĉnoj prosp., 4, 7, vo dvore, st. Shodnja, Oktjabr. jel. dor., Mosk. gub., dez. koresp. k. ĉ. l.

K-dino R. Moŝkoviĉ, ul. Volodarskogo, 5, Andijan, dez. koresp. k. ĉ. l.

— Ateista (sendiula) organizo dez. koresp. kun apartaj K-doj k. organizoj en div. landoj pri ateismo, interŝ. nacilingvan literaturon. Adr.: Usovet Bezboĵnikov, Velij, Pskov. gub.

K-do Perec Elperin, ul. Spartaka, Velij, Pskov. gub., dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab. k. junulara movadoj. Resp. garantiata.

— Rondeto de esp-istoj k. lab. koresp-istoj de lab. klubo de Oktobra fervojo dez. koresp. k. ĉ. l. pri politikaj, fervojistaj, klerigaj k. klub-laboroj. Adr.: Moskvo, Kalanĉevskaja pl. 1, Rab. Klub Oktjabrsk. jel. dorog.

K-do Gabrielo Agalcov, M. Dmitrovka, d. 8, loĝ. 21, Moskvo, 6, dez. koresp. k. ĉ. l. pri vivo de Laboristaro. Precipe kun gejunuloj. Nepre resp.

Adresŝanĝo: K-do I. Ivanov, Staroslobodskaja ul. d. 84, Sizran, Uljanovsk. gub. (antaŭe en Moskvo).

— Fraŭlina esp. rondeto emas koresp. k. ĉ. l. kolektive k. individue pri muzik-aferoj k. a. temoj. Certe resp. Adr.: Muzik-lernejo, Kremenĉug (por esperantistinoj).

K-dino Eŭgenio Arkuŝina, str. Karl Libkneĥt, 33, Krjukov a. D., dez. koresp. k. ĉ. l., resp. garantiata.

K-do Radoĉin (fervojisto), Mala-Alekseevskaja, 38, Kremenĉug, dez. koresp. k. ĉ. l., precipe kun fervojistoj. Resp. garantiata.

K-dino Olga Zilberman, Hersonskaja, 66, Krjukov a. D., dez. koresp. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

K-dino Sofio Osipova, Poseljanskaja, 4, Krjakov a. D., dez. koresp. k. ĉ. l., resp. garantiata.

ATENTU!

Por ekspozicio Radio-Esperanto, la «Lab. Esp.-Grupo Düsseldorf» bezonas ekspoziciaĵojn tiaspecajn kaj petas la esp-istojn en- kaj eksterlandajn bonvole pruntedoni taŭgajn objektojn por ĉi ekspozicio. Resendo garantiata. Propagandilojn sendu al K-do H. Pillekamp (8201), Düsseldorf, Ahnfeldstr. 21, IV. (Germ.)

☞ ATENTU! ☜

LEA-grupo volas aranĝi poŝtkartvesperon kaj petas la ge-SAT-anojn, ke ili sendu p. k. bfl. ktp.! Ni rekompencos ĉion per belegaj PI. R. Zscherper, Meissen i. Sa., Gerbergasse 9 (Germanio).

ATENTU, KORESPONDEMULOJ!

La centr. ferv. kl. je la nomo de K-do Kuĥmisterov, Moskvo, 64, Gorohovskaja n-ro 8, kancelar, por esp. rond., serĉas gekoresp. en ĉiuj landoj. Temoj: laborista k. fervojista mov., vivkondiĉoj; ekonom., politiko; esp., klerec- kaj sportecmov.; deziras interŝanĝ. (kun ĉ. l. krom Germ.) gazet. k. ĵurn.; aranĝi ŝakludojn perkoresp. kun ĉiul. la laboristaj grupoj. Koresp. per L, PI, bfl.; respondoj garantiataj — ĝustaj — baldaŭaj. Skribu multnombre!


Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 148, 30 de juliol de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 148 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — 30. Julio 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

En la lando de matena trankvilo (Koreo)

En ĉi lando havanta tiel poezian nomon okazas tre prozaj faroj. Alia lando, havanta ne malpli poezian nomon de leviĝanta suno (Japanio), depost la jaro 1906 tute ekposedis la landon de matensereno kaj senkompate ekspluatas ĝin. Pro tio inter koreanoj nacimovado pli kaj pli fortiĝas kaj okazigas ribelojn de l’ unua flanko kaj persekutojn de l’ alia.

[BILDO p.1 | 19,44,47,79] Foto de korea vilaĝana familio en blankaj vestoj: maljunulo kun alta ĉapelo, virino kaj tri infanoj, viro sidanta sur la tero kun malgranda ĉareto; sur la foto mane skribita dediĉo «Vivu solidareco de laboristoj tutmonda … Kongreso»; malsupre du poŝtmarkoj.

Familio de koreanoj vilaĝanoj en blankaj naciaj vestoj. Ĝi venis el Koreo en apudan Ĉemaran regionon de Sibirio. La filo havas karakterizan por koreanoj sidpozon kaj tenas per mano primitivan trenĉareton.

Japanaj ordogardistoj mirinde sukcesas imiti agojn de siaj pli aĝaj eŭropaj samanoj. Ili ĉiel penas senrajtigi kaj «sennaciigi» koreanojn. Malkontento kreskas kaj same kreskas elmigro en apudan Sibirion. «Blankaj cignoj» (tiel nomiĝas koreanoj pro ilia blanka vesto) venas al sibiria golfo Posj’et ĉiujare multmile kaj el ĉi punkto ili disiĝas tra ĉemara regiono. Ili koloniiĝas precipe marĉajn bordojn de lago Ĥanko, kiuj estas tre taŭgaj por la kutima al ili rizkulturo. En Sibirio ili fariĝas tute samrajtaj kun aliaj ĉianaciaj laboruloj.

La venantoj estas tre malriĉaj kaj tial tre senkleraj vilaĝanoj. Por ilin instrui oni bezonas taŭgajn nacilingvajn instruistojn. Por krei tiajn instruistojn en urbo Nikolsk-ussuria estas fondita speciale por koreanoj Pedagogia Teknikumo.

Nun tiu institucio havas jam ĉirkaŭe 120 studantojn kaj fakte fariĝis semanto de sovetkulturo inter ĉiuj koreanoj, ĉar ĝi edukas en socialista spirito. Samtempe ekonomia vivo de Koreo rapide disvolviĝas. Tra la tuta lando en nuna momento funkcias jam pli ol 1400 metromiloj da relvojoj. Urboj kreskas kun preskaŭ amerika rapideco. Ĉefurbo Seul nun havas jam 330 000 loĝantojn, sed antaŭ la mondmilito ĝi havis nur ĉirkaŭe 200 000. En Penj’an estas 185 000, en Fuzan — 90 000 loĝantoj….

La tuta loĝantaro de ĉi lando okupanta 219 000 kv. metromilojn atingis la ciferon 18 500 000. Do ĉiu kv. metromilo jam havas 90 homojn! Sed ĝis nun ili plejparte terkulturas per prakulturiloj! Do ekspluato kaj manko da plugareo nepre venigos ilin al revolucio en spirito kaj en faro. Kaj ĝi jam okazas. De unua flanko vilaĝanoj komencas produkti ne sole por siaj bezonoj, sed same por fabrikoj (kotonon) kaj por internacia merkato (rizon). De alia flanko kreskas Laboristaro en urboj kaj havenoj kaj samtempe hardiĝas la ekster leĝo aganta komunista partio, ankoraŭ negranda, sed tre fortika kaj revoluciema. Laŭ mia supozo la partio havas jam en Koreo ĉirkaŭe 1500 anojn . . . Leganto, ĉu vi ne povas klarigi, kial ĉi tie vivnecesaĵoj plikariĝis same kiel en apudaj Japanio, Manĉurio kaj eĉ Sibirio?

Maks. Krjukov.

★

Leteroj de Nikola Sakko

Publikigitaj de E. Glendower Evans Tradukitaj de 1307 — INO-KOR.

Rimarko de la tradukinto: Glendower Evans estas mezriĉa maljuna virino noblanima kiu, post elĉerpiĝo de la sumoj kolektitaj de tutmonda Laboristaro, permone helpis la defendon de Sakko kaj Vanzetti kaj laboris kiel estrino de la defendkomitato. Per sia agado, kiu estas lerta kaj multflanka, ŝi meritas plej varman dankon.

Kiam Nikola Sakko trafis en la faŭkon de leĝo, li jam flue parolis angle, sed pri angla skribado, kiu ja estas ege malfonetika (nelaŭsona) li havis neniun ideon. Dum longaj jaroj de lia kaptiteco, amikoj ofte admonis lin studi la anglan skribon kaj li penis sekvi iliajn konsilojn. Sed hodiaŭ lia angla lingvo estas same analfabeta, kiel antaŭ sep jaroj Ne estas maldiligenteco, nek malkapablo: kulpas la ombro de malliberejo. «Kiam mi estos libera, mi lernos la

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

anglan dum unu semajno!» li diris al siaj amikoj, «sed en mia ĉelo mi ne povas labori. Mi bezonas la sunbrilon kaj la verdan mondon ekstere».

Tamen liaj leteroj, malgraŭ la svarmantaj en ili gramatikaj eraroj, estas plenaj da poezio, da bonkoreco. Jen kelkaj el liaj leteroj.

  1. La sekvanta letero, skribita en aŭgusto 1924, estas la unua, kiun Sakko provis angle skribi; li kvitancas en ĝi la ricevon de kelkaj konkoj:

«Se mi ne skribis al vi pli frue, ne estas pro tio, ke mi estus forgesinta vin, ho ne! Mi neniam forgesos la ofereman koron de patrino, kiu batas sen ripozo por la libereco de homaro subpremata. Mi ricevis la libron kiun vi sendis al mi (angle-italan vortaron) kaj ankaŭ la konkojn kaj vi ne povas imagi kiel mi ĝojis pri ili.

Mi ricevis viajn telegramon kaj poŝtkarton kaj ĉiam dankas vin, ho patrino, senlace agema por libereco, tiu donaco kaj neatakinda justeco de homa naturo.»

  1. Du monatojn poste, kiam okazis esplorado per mikrofotografaĵoj pri postsignoj sur kugletoj kaj revolvero, Sakko skribis:

«Vi neniam povas imagi kiom granda estis la ĝojo de la malliberulo, kiam li ekvidis la aregon da amikoj kaj Kamaradoj, kiuj pene klopodas dum kvardekunu monatoj por triumfo de justeco: liberigo de Sakko kaj Vanzetti.

Cetere, patrino kara, ĉu vi kredas, ke ni havos novan proceson? Tre plaĉis al mi la maniero en kiu s-ro Thom kaj s-ro Hill prezentis novajn pruvojn pri nia senkulpeco, kaj por kelkaj minutoj ili heligis la animon de malgaja soleculo. Se vi vidos s-rojn Thom kaj Hill transdonu al ili miajn plej bonajn kaj korajn salutojn por ilia brila defendo. Tiamaniere espereble ili finigos nian longan kaj doloran krucumadon.

Dume salutu frate ĉiujn amikojn kaj vi, kara patrino de la subpremitoj ricevu varmajn, karesajn ĉirkaŭprenojn de via nuna kaj ĉiama amiko Nikola Sakko.»

  1. Ankoraŭ, iom pli poste, li skribis:

«La soleco en tiu ĉi tombo estas malĝojiga kaj senesperiga, precipe ĉar patro estas for de siaj infanoj, de iliaj karesaj kisoj. Ĉi tie mi estas vivanta en vera truo! Jen kie estas nek vivo, nek vegetado: sed tamen mi estas vivanta! Kaj mi volas vivi por homaro, por solidareco, por frateco kaj pro dankemo al ĉiuj amikoj kiuj laboris por Sakko kaj Vanzetti; kaj mi volas vivi por libero kaj justeco, kiu estas la justeco de ni ĉiuj.»

  1. Al s-rino Cerise Jack, kiu instruis al li anglan lingvon, li skribas pri sia edzino Rosina:

«Mi rememoras s-rino Jack, nian unuan amotagon. Tio estis la unua de majo 1912, tago dum kiu la Laboristaro tutmonda honoras la memoron de la kvin martiroj el Chicago. Nu, tiam mi ja estis en Milford, Mass. Matene mi surmetis mian novan bluan vestaĵon kaj iris viziti mian karan Rosina kaj demandi ŝian patron, ke li permesu al ŝi iri kun mi en la urbon por aĉeti kelkion. Li donis la permeson. Posttagmeze, proksimume je la unua, ni ambaŭ iris en grandajn magazenojn kaj ni aĉetis brunan ĉapelon, blankan subvestaĵon, bluan kostumon, paron da brunaj ŝtrumpoj, paron da brunaj ŝuoj, kaj kiam ŝi estis tute vestita, — mi dezirus, s-rino Jack, ke vi estus vidinta ŝin en tiu momento, — tiom belega ŝi estis . . . Dum nun, pro suferadoj de hodiaŭo, ŝi aspektas kiel maljuna virino . . .»

  1. Preskaŭ je la sama dato li skribas al s-rino Jessica Henderson, alia bonkora virino, kiu helpis lin kaj lian familion:

«Jen mi sidadas ĉiam sola, sed kun mi, en mia animo, en mia koro, en mia spirito estas la tuta multnombra legio de miaj amikoj oferemaj. Jen, mi diras, mi sidas skribante al vi ĉi tiujn malmultajn liniojn; la suno radias sur mian vizaĝon kaj por mallonga tempo mia animo malpeziĝas kaj gajiĝas mia spirito, kiam mi rigardas la bluan ĉielon kaj la belegan patrinon de l’ naturo.»

  1. La naŭan de aprilo 1927, el Dedham-juĝejo li ricevis informon pri sia mortkondamno. Sekvintan tagon li skribis:

«Nur kelkajn vortojn, por diri al vi, kara patrino, ke malgraŭ la tuta indigno vulkana, kiu bolegis en mia animo pro tiu maljustega juĝo, mi ĝuadis la vidadon de via aminda vizaĝo en juĝejo kaj vi emis transsaltegi la barilojn, por kuri al vi kaj ĉirkaŭpreni vian noblan animon.

Tiam, hieraŭ la fiĵuĝistoj devis naŭze glutadi la tutan varman simpation de tiuj infanoj kiuj libervole venis juĝejon por aminde helpi nin kaj al kiuj mi povis doni, unu post la alia, mian koran saluton.

Dume, kiam vi iros viziti mian familion, kisu ilin por mi kaj diru al ili, ke mi ĉiam pensadas pri iliaj animoj.»

  1. La trian de majo 1927 venis de li sekvanta poŝtkarto:

«Estas belega mateno kaj gaja eta radio de sunleviĝo varmigas la koron de malĝojplena animo, dum la plej karaj pensoj kuregas al vi kaj al ĉiuj miaj amikoj. Plej bonajn dezirojn al ĉiuj kun plej varmaj salutoj. Via dankamema Nikola.

P. S. Kuraĝon kaj restadu kun serena ĝojemo.»

* * *

La lastaj vortoj engravuriĝu nian memoron. Kio ajn fine okazos en ĉi tiu plej miriga afero, ni, kiuj defendas Sakko kaj Vanzetti, restadu kun serena ĝojemo. Se ili estos liberigitaj, memorinda estos la tago en la historio de homa liberiĝo. Se ili mortus laŭkondamne, ilia morto montros la vojon al estonto.

K-doj, kion vi jam faris por tiuj ĉi homoj? . . .

EL MIA VIVO

Jen mia pasinta vivmaniero

Mi estis ĝis mia dekkvara jaro analfabetulo. Nun mi estas 29-jara, parolas kaj skribas tri lingvojn, t. e. hispane, france kaj esperante. Tiujn lingvojn mi lernis nur en vesperlernejo dum la vintromonatoj.

Mi estas hispano kaj tria filo de malriĉaj gepatroj (kampkulturistoj). Ni estis entute 8 fratoj pro tio kompreneble miaj karaj gepatroj ne povis bone nutradi nin. Kiam mi estis 6-jara, mia kara onklo prenis min en sian hejmon, kiu estis en kamparo. La plej proksima urbeto troviĝis kvar kilometrojn de nia vilaĝo, pro tiu cirkonstanco ne estis eble viziti la lernejon. Kiam mi estis 14-jara junulo kaptis min la kuraĝo kaj mi forlasis mian onklon por iri en la urbon kaj serĉi laboron. Per ĉiuspecaj laboroj mi perlaboris monon por povi vivi, vespere mi vizitis la vesperlernejon kaj nur tie mi komencis lerni la hispanan alfabeton.

La hispanan lingvon mi studis ĝis la 20-a jaro, tio estas la aĝo por soldatiĝi en Hispanio. Malbona ŝanco devigis min iri al Maroko en la jaro 1919 por militi kontraŭ marokanoj. Tion mi ne faris kaj mia kuraĝeco flustris al mi malobei al la pretendema patrio kaj mi rifuĝis en Francion.

Dum la unua tempo en Francio mi renkontis multajn malfacilaĵojn kaj nur iom post iom pliboniĝis mia situacio. En tiu epoko mi ja ankaŭ estis malklera homo. Bedaŭrinde en Francio mi ne povis daŭrigi la studadon de la hispana lingvo kaj pro tio mi eklernis la francan lingvon kaj finfine mi bone ellernis ĝin.

Feliĉege je mia sukceso mi ankaŭ kuraĝis (okt. 1925) eklerni esperanton (mia plej ŝatata lingvo). Mi scias esperanton same bone kiel la aliajn, sed la lernado de esperanto estis al mi centfoje pli facila, ol la studado de hispana kaj franca, komparante la tempon, kiun mi bezonis por lerni. Bezonante 6 jarojn por lerni hispane kaj france mi lernis esperanton dum unu jaro kaj sen iu ajn helpo. Nur per persisto kaj energio mi sukcesis ellerni tri lingvojn.

Mia nuna vivo

Mi laboras kiel florkulturisto en Hotel-lernejo (Grenoble) kaj estas sufiĉe feliĉa, kompare al multaj aliaj laboristoj, ĉar mi laboras laŭ mia deziro. Ĝenerale mi vekiĝas je la sepa, laboras ĝis la dekunua, poste estas paŭzo duhora. Post tiu paŭzo mi ree komencas labori de la dektria ĝis la deksepa horo. Je la dekoka mi vespermanĝas. Loĝejon kaj manĝaĵon mi ricevas en la hotelo. Post la vespermanĝo mi skribas al miaj multaj korespondantoj aŭ legas kaj lernas.

Depost kvar monatoj ni sukcesis starigi en Grenoble hispanian societon. En Grenoble estas proksimume 4000 hispan-

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

oj. La celo de tiu societo estas lernigi kaj klerigi la hispanojn. Ĉiusemajne okazas tri kursoj en kiuj oni instruas esperanton, hispanan kaj francan. Mi mem gvidas la esperantan kaj la franclingvan kurson. Bedaŭrinde ni estas ankoraŭ malmultaj societanoj, sed kuraĝege ni propagandas la necesecon de kleriĝado kaj esperas, ke iom post iom la homaro senstultiĝos kaj unuiĝos . . .

Mi vokas al la junularo: se vi volas helpi al la feliĉeco de la homaro vi devas ĉiam lerni kaj en ĉiu okazo lernigi viajn plej malspertajn amikojn. Por tio vi devas starigi instrusocietojn kaj rondetojn kaj se vi ne tuj sukcesas lernigi esperanton, lernigu vian nacian lingvon. Kiam ili sufiĉe scios la nacian lingvon ili ankaŭ lernos esperanton, kiel veran ilon de la mondpaco!

Coll (7998).

★

La internaciismo en «kunpolitika» lernejo

(Responde al artikolo de K-do E. Aisberg en n-o 106 de S-ulo.)

Mi intencas priparoli ne nur la mondmiliton, sed tuŝeti ankaŭ la politik-internaciisman fizionomion de lernolibro sovetia.

Tion mi faras por montri kiamaniere la lernolibro estas «kunpolitika», sed precipe ĉar la internaciismo, aŭ naciismo, aŭ ŝovinismo estas nur partoj de l’ politiko.

*

Ni komencu per unuaj, duaj, triaj, kvaraj (post la aboco) legolibroj.

Ekzistas sennombra amaso da tiaj. Mi senelekte prenas kelkajn, sufiĉe disvastigitajn. Jen estas la preskvantoj de kelkaj el ili¹): unu aperis per kvin eldonoj en sumakvanto por ĉiuj sinsekvaj eldonoj 820 000 ekzempleroj; alia — por sola unua eldono — 300 000; tria — 100 000 ktp.

Iliajn titolojn mi ne mencias, ĉar tio troŝarĝus la artikolon.

*

La politiko en granda kvanto estas entenata en la legolibroj, apud la ĝenerala lernomaterialo pri sciencoj. La lastan mi ne tuŝos.

La ordinaraj rakontoj pri la bonaj dioj, virto kaj cetera bigota materialo estas anstataŭigita per alio.

Krom la jam nomitaj sciencaj rakontoj (pri naturo, bestoj ktp.) preskaŭ la tutan libron konsistigas rakontoj pri laborista kaj kampula vivo, fabrikoj, bataloj kaj festoj de Laborularo.

Jen titoloj de kelkaj rakontetoj:

«Kiel vivis antaŭ la revolucio (Oktobra — en 1917 — V. B.) la laboristoj kaj kampuloj.» «Kiel la laboruloj kaptis la regpotencon.» «La tuta potenco en nia lando apartenas al la laboruloj.» «Kiel Iliĉjo helpis savi la Moskvan Sovetion.» — En la lasta rakonto temas pri la milito de laboristoj kontraŭ burĝaro en 1917—18. «Lenin — ĉefo de l’ laboruloj». «La 1-a de majo — festo de laboruloj de l’ tuta mondo.» «La granda instruisto Karlo Marx.» «La Pariza Komuno.»

Kaj jen el versaĵo:

Glor’ al laboristoj, kampuloj! Gloriĝu kalplena laboro!»

En la legolibroj enestas tre multe da versaĵoj de proletaj kaj revoluciaj poetoj. Preskaŭ en ĉiu legolibro — «La Internacio» (kanto).

*

Pri la mondmilito oni parolas precipe tuŝante la Oktobran Revolucion (1917), sed malmulte.

Jen kelke da eltiraĵoj:

«La caro kaj la riĉuloj komencis la militon kontraŭ aliaj popoloj. Ili (la riĉuloj — V. B.) bezonis kaj profitis tion. Kaj eĉ tie ĉi ili sciis ricevi profitojn ne irante mem al milito. Por tio ili uzis laboristojn kaj kampulojn. Ankoraŭ pli malfacila fariĝis la vivo de laboruloj. Ili pereadis en la militfrontoj, aŭ sen piedoj kaj brakoj estis revenantaj hejmen. Kaj hejme iliaj familioj malsatadis.»

Kaj plue: «Ĝojante pri nia venko (t. e. pri La Oktobra Revolucio — V. B.), ni ne forgesas niajn fratojn — la laboristojn en la aliaj landoj. Ja dume ilin kiel antaŭe turmentas per laboro la riĉuloj… Ili (la laboruloj — V. B.) ankaŭ volas liberiĝi el sub siaj premegantoj, kaj ni per ĉiuj fortoj helpos ilin en tio ĉi.»

«Kiam en 1914 eksplodis la mondmilito, Vladimir Iljiĉ (Lenin — V. B.) skribas kaj parolas al la laboristoj, ke ili ĉesigu la militon de laboruloj kontraŭ laboruloj kaj komencu atakon kontraŭ la kapitalistoj kaj bienposedantoj.»

«Kelkfoje dum la kvar jaroj (1917 ĝis 1921 — V. B.) la dungitaj armeoj de la burĝaro kiel fera ringo ĉirkaŭadis la Sovetojn de laboristoj kaj kampuloj. Kelkatempe ŝajnis ke la venkon havos kapitalistoj kaj bienuloj. Ili alvokis por helpi ilin al anglaj kapitalistoj, ĉeĥoslovakaj, francaj, grekaj, germanaj.»

Lenin kondukis la popolon «el malsatego, mizero, malklereco, sovaĝiĝo, — al hela feliĉa vivo, kiam ekzistos nek malriĉuloj, nek riĉuloj, finiĝos la sangaj militoj . . . Kaj por tio la homoj unuiĝos en ununiran amikecan kaj fratecan familion de popoloj.»

Ĉia fanfaronado pri «nia» nacio, «nia» lando absolute malestas. Kontraŭe oni ekz. montras kiel imitindaĵon la kulturecon de germania laboristo.

Kiel ĉefa divido de l’ homaro estas prezentata ne tiu laŭnacia, sed laŭklasa: du malamikaj partoj — la laborularo kaj la burĝaro.

Tamen legantoj ne imagu, ke la spirito de la lernolibroj estas sennacieca. Tute ne, ĝi estas nur internacieca; naciismo kaj ŝovinismo malestas. Oni parolas ankaŭ pri nacioj, sed prezentante ilin kiel kunfratojn.

*

Nun mi transiras al ĉiulanda geografio kaj historio.

En geografio oni lernas precipe ekonomion, naturon ktp. de l’ koncerna lando.

En historio oni lernas ne historion de reĝoj kaj nacioj, sed de la homaro, kulturo kaj precipe de la klasbatalo.

Same multe kiel la Rusian historion oni lernas la historion de ekonomia evoluo kaj laborista movado en Anglio, Francio, Germanio.

Tiu lernado estas severe bazita sur marksismo kaj komunismo.

Kiel la lastaj traktas naciismon certe senbezone estas paroli.

V. B—sky (5328).

¹) Laŭ ekzistanta en Sovetio leĝo la preskvantoj nepre estas montrataj sur libro, apud la nomo de presejo.

★

Eĉ la infanojn! . . .

En komenco de junio en Ĉernovicy (Rumanio) estis arestitaj 7 knaboj, aĝaj de 9 ĝis 17 jaroj.

La aresto okazis jene. Preter la korto, en kiu la infanoj ludis piedpilkon, iris rumana leŭtenanto Fortini, kiun trafis ĵetita de la infanoj pilko. Fortini trovis, ke tio ofendas lian oficiran honoron, — li alvokis ĝendarmojn kaj sendis la «krimulojn» al garnizona arestejo.

Tie la infanoj pasigis tutan tagon kaj estis forte batitaj. Unu 17-jara knabo estis fortege vundita per bajoneto kaj oni veturigis lin senkonsciiĝinta al la malsanulejo.

El «Pravda», tradukis 5241.

Laborista Esperanto-Kongreso en Svedio

Sveda Laborista Esperanto-Asocio havis sian trian kongreson en urbo Boras. Partoprenis 50 delegitoj el diversaj partoj de la lando. 7 sindikatoj sendis reprezentantojn. El Sovetio, Germanio kaj el Zagreb (de grafikaj laboristoj) alvenis salutoj. La sindikato de Ligilo, Moskvo, sendis longan telegramon en esperanto. La kongreso decidis postuli, ke Radioservo de Svedio elsendu esperantoprogramon. En la novan estraron oni elektis Einar Adamson, prez., Vilh. Johannson, sekr., kaj K. G. Karlsson, kasisto. La Asocio nun kalkulas 800 membrojn, krom tio estas aniĝintaj 53 sindikatoj (kaj 43 SAT-anoj!!!? — Red.)

E. Adamson, Göteborg.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

SENNACIULA STUDENTA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE STUDENTA FAKO, ORGANIZITA ĈE JUNULARA SEKCIO DE SAT

Al Studentaro Sennaciula!

— Al nia alvoko en nia Studenta Paĝo en la n-o 140 ni dume ricevis nur kelkajn leterojn de K-doj el proksimaj landoj. Ĉi leteroj aprobas la projekton de nia statuto. Kelkaj proponas malgrandajn ŝanĝojn kaj aldonojn. Ni ilin presas malsupre kaj petas ĉiujn SAT-studentojn informi pri sia konsento aŭ malaprobo de ili.

Ankaŭ ni presas la liston de Sekcigvidantaro por la baloto.

Listo de landkonsuloj pro kelkaj kaŭzoj aperos nur en sekvonta numero de nia paĝo. D. S.

*

Statut-demandoj

Propono 1. — Mi proponas aldoni al la statuto jenan gravan punkton: «La Studenta fako ĉiamaniere helpas al propagando kaj praktika aplikado de esperanto en sciencaj medioj al enkonduko de esperanto en la sciencan literaturon.» Ĉi punkto necesas ĉar sur fundamento de nia studenta sekcio ni preparu bazon por eventuala SAT-ema scienca asocio. — SAT-studento (2921).

Propono 2. — Anstataŭ Studenta Informservo (al mi ŝajnas sufiĉi nia paĝo) ni proponas pli gravan organizon de Internacia Scienca Informgazetservo priservanta la diverslingvajn sciencajn revuojn per nia sekciaparato. — H. M.

Propono 3. — «Organizo de SAT-Studentgrupoj — ne estu deviga.» — OMO.

*

Por baloto

Oni proponas por baloto jenan sekcigvidantaron:

  1. Norbert Barthelmess (Germanio), kiel gvidanto de Junular-SAT-sekcio;
  2. Herbert Muravkin (Germanio), kiel sekcisekretario;
  3. Dim. Snejko (Sovet-Unio), kiel dua sekcisekretario kaj redaktoro de S. S.-Paĝo;
  4. Budislav. Borjan (Jugoslavio), kiel sekcigvidanto;
  5. José Borrell (Hispanio), kiel sekcigvidanto;
  6. Charles Despeyroux (Francio), kiel sekcigvidanto;
  7. Rinkvan Ling (Ĉinio), kiel sekcigvidanto.

Balot-poŝtkartojn aŭ -leterojn sendu al sekretarioj: Germanio, Herbert Muravkin, Berlin-Charlottenburg IV, Wielandstr. 11, 3 r.; Sovet-Unio, Dim. Snejko, Minsk, poŝtkesto n-o 33. — Al ĉi lasta sendu artikolojn kaj notojn por nia paĝo.

La studenta vivo en Germanio

Statistiko 1925: En Germanio ekzistas 50 superaj institutoj, 24 universitatoj, 11 teknologiaj institutoj, 4 agrikulturaj institutoj, 3 arbarkulturaj, 2 montaraj kaj 5 komercaj. Krom tio ekzistas ĉ. 50 div. teknikumoj. En la superaj inst. studas ĉ. 110 000, en la teknikumoj ĉ. 40 000 studentoj, el ili 10% studentinoj, 15% eksterlandanoj. En Berlin studas 15 000.

Socia divido: Plejparto de studentaro apartenas al meza kaj eta burĝaro, la proleta elemento estas tre malgranda, sed la ruiniĝo de la meza klaso en Germanio kaŭzigis certan kreskantan proletiĝon de la intelektularo.

Ekonomia stato: Ĝenerale mizera. La pliparto de studentoj devas mem perlabori kaj kvazaŭ vivi. Studentoj laborantaj en fabrikoj k. s. ne estas maloftaj. Eble nur 10% povas ankoraŭ forĵetadi monon kaj studi pro plezuro. Por etigi la mizeran staton oni en ĉiu universitata urbo organizis studentajn manĝejojn relative malkarajn kaj kooperativojn, la lastaj tamen estas monopolejoj de firmoj profitemaj. La studprezon oni malaltigis por malhavuloj. Ŝtatajn aŭ privatajn stipendiojn ricevas plejparte dekstraj kaj faŝistaj studentoj pro reakcieco de la tuta akademia kaj ministeria aparato.

Politika vivo: La tuta germ. studentaro estas laŭstatute post la milito kvazaŭ perforte unuigita en rasmalama kaj faŝistema organizo «Deutsche Studentenschaft» («Germana Studentaro»); al ĝi apartenas ĉiuj urbaj studentaj reprezentantaroj. Ĉiu studento devige devas pagi al ĝi t. n. studentan kotizon, ĉiuj studentaj gazetoj kaj entreprenoj estas kontrolataj de ĉi organizo ŝovinista. Nur en jaro 1926 komenciĝis disiĝo en la organizo post grandaj monŝteloj de la estraro kaj konflikto kun regna ministerio por instruado iom volinta «demokratigi» kaj «raciigi» la organizon. Kelkaj lokaj reprezentantaroj jam eksiĝis el la organizo. Krom ĉi organizo la studentaro je 50% apartenas al korporacioj: faŝistaj bierorganizoj, 40% estas neŭtrale burĝemaj, parte apartenas al sciencaj, sportaj k. s. organizoj. 10% estas relative en maldekstrula tendaro kaj grupiĝas en komunistaj, socialistaj, pacifistaj, demokrataj organizoj. Karakterize estas ke tiaj grupoj jam ekzistas preskaŭ ĉie malgraŭ malpermesoj, persekutoj (precipe al kom. kaj soc.) kaj eksigoj. Tamen la maldekstrula movado kreskas ligante sin kun la ruĝa laborista movado. La oficiala studenta gazetaro en ĉiuj urboj ankoraŭ troviĝas sub influo de «germana studentaro» kvankam relativa malŝovinistiĝo kelkloke jam estas rimarkebla. Krom tio aperas komunista stud. gazeto «La ruĝa studenta flago». La eksterlanda studentaro en Germanio ankaŭ havas siajn organizojn, la plej aktivaj estas la organizoj de sovetia kaj ĉinia studentaro.

Sporto: nun estas tre disvastigita ĉar kondiĉo por ŝtata ekzameno estas dusemestra partopreno ĉe iu sporto, ekz.: naĝado, atletiko, bokso, ktp. Pafado ankaŭ apartenas al tiaj sportoj kaj oni tre propagandas por ĝi, kvankam dekstraj studentoj en siaj batalorganizoj tion por «interna» milito certe ankaŭ lernas.

Esperanto: en akademiaj rondoj estas malmulte disvastigita; en tuta Germanio ekzistas nur 3—4 stud. grupoj kaj la t. n. akademia esperanto-asocio kies laboron oni absolute ne rimarkas. La Berlin-a akademia grupo ĉe universitato havas 15 membrojn kaj 5 pasivajn membrojn profesorojn. En la legejo ekzistas esperanto-fako kun «S-ulo», «SR», «Laborista Esp-isto» kaj aliaj esperantaj jurnaloj.

Homo.

*

TRA STUDENTIO

Grava sukceso

Tre trafa partopreno de s-ro André Bellay, sekretario ĉe la Kongreso dum Pentekosto, de «Union Fédérale des Etudiants», eduka asocio de la sindikemaj studentoj. La Kongreso voĉdonis unuanime gravan rezolucion, interalie deklarantan: 1. Esperanton internacia lingvo de la sindikemaj studentoj; 2. Kreon de esperantista sekretario, ĉe la estraro de UFE; 3. Aliĝon de UFE al SAT. La rezolucio estis prezentita de la UFE-sekcio en Grenoble, kies multaj membroj jam apartenas ankaŭ al la Esp. Universitata-Klubo de tiu urbo.

Centra Oficejo de Proletstudentaro Sovetia — organizas multe da ekskursoj por la studentoj tra Siberio, Kaŭkazo, Krimeo k. a. lokoj de Sovetio. Elspezojn ĉiujn pagas COPS. El Japanio en USSR venas ekskurso de japanaj studentoj.

Centra Oficejo de Proletstudentaro en USSR ricevis peton de germanaj kaj svedaj studentoj helpi al ili enveni en USSR por konatiĝi kun vivo kaj laboro de la tiea studentaro.

Ĉe la neŭtraluloj. — Estas starigita ĉe Franclanda Esperantista Universitata Federacio — komisiono por eksterlandaj rilatoj kiu celas krei Internacian Universitatan Esperantistan Federacion. Oni projektas kunvoki dum pasko 1928 internacian Konferencon de studentoj-esperantistoj.

Studentservo

Blankruslingva literatur-art-kritika jurnalo «UZVYŜŜA» intencas per esperanto interrilati kun diverslandaj literatur-art-kritikverkist-organizoj aŭ jurnaloj. La jurnalo «UZVYŜŜA» ankaŭ esperas ricevi per esperanto artikolojn aŭ simple nur notetojn pri la kultura, literatura, arta vivo en diversaj landoj, same notetojn pri gravaj okazontaĵoj de kultura karaktero.

Tre dezirinda estas interrilato kun verkist-organizoj por ricevi materialon de verkistoj por presi en la blankruslingva jurnalo.

Rekompence ni liveros la verkojn de blankrusaj poetoj.

Ĉion sendu per SAT-Ofili-SEU, Minsk, poŝtkesto 33. — «Esperanto» por «Uzvyŝŝa».

Nia poŝto

Lucenko (Kiev) kaj 357. — Promesitaj materialoj ne alvenis. Kial do? Dume ni atendas ilin!

6099. — Ni atendas respondon urĝan al niaj leteroj.

— pàgina 5 —

TRA ESPERANTIO

Ĉe la laboruloj.

HELPU SUKCESIGI ESPERANTON

Karaj Kamaradoj!

Vi jam scias, ke AIZ, la plej granda proleta ilustrita gazeto enkondukis esp-on sur sian lastan paĝon. Sed nur se esp-istoj ĉiulandaj varbos kaj helpos oni promesis tutesperantigi la gazeton. La Redakcio dissendis laŭ 800 esp-o adresoj en la tutan mondon provekzemplerojn. Vi tre faciligos nian pozicion ĉe la Redakcio, se vi plenumos vian devon helpante. Kiu ankoraŭ ne ricevis provekzempleron skribu, kiu ankoraŭ ne sendis salutleteron, sendu. Skribante citu viajn adresojn legeble ankaŭ sur la leterfolio; ofte adresoj ja perdiĝas aŭ estas nedeĉifreblaj.

Tre grave estas, ke ĉiu, kiu abonas per sia landa agentejo (ankaŭ germanianoj) sciigu al la Redakcio, por ke ĝi eksciu kiom efektive esp-o alportis novabonantojn. Krom tio instigu vian landan AIZ-filion skribi favoran raporton al centrejo pri propagandaj sukcesoj resp. abonoj per esp-o. Instigu la proletajn organizojn fari la samon.

Sendu fotojn pri laborista vivo: manifestacioj, strikoj, laborprocedoj, fabrikoj, interesaj okazaĵoj. La fotoj ne estu bildoj de preparitoj por fotado grupoj, sed ili montru bildon faritan sen la scio de l’ fotitoj.

Nur per komuna atako ni venkos!

Esperanto-Fako Neuer Deutscher Verlag, Germanio, Berlin W 8, Wilhelmstr. 48.

★

Prikongresaj proponoj kaj diskutoj

ANKORAŬ PRI NIA PROGRAMO

Estas okazoj, kiam multa debatado tute ne estas superflua, kiam ĝi povas nur helpi pliklarigi la demandon por pli bone ĝin solvi. La alpreno de programo estas tia okazo.

Sendube neniu kontraŭdiros la urĝan necesecon pri starigo de programo. Delonge ni bezonis dokumenton, per kiu ni povus plene respondi al la tuta Proletaro pri la celoj kaj taskoj de nia SAT-movado.

Sed ĝuste pro la graveco de tiu dokumento, ni povas ege bedaŭri, ke la projekto havas unu «pekon»: troan skemecon, tro multe da abstraktaĵoj. El tio sekvas, ke la programon povos bone kompreni nur pli malpli kleraj homoj, por la plejparto de l’ Laboristaro (duonkleruloj) ĝi estos nesufiĉe klara; aliflanke, la nesufiĉe konkreta formuligo de kelkaj punktoj (precipe rimarkebla en la ĉap. 2 de l’ parto III) neeviteble povos fariĝi la kaŭzo de multaj disputoj, malkonsentoj kaj malkonkordo. La lastan diron mi pruvu per ekzemplo: la paragrafo «b» de l’ ĉap. 2, pĝ. III, aludas: …»SAT batalas… kontraŭ la imperialistaj militoj,»… sed, fulmotondro, ekzistas 1001 manieroj batali kontraŭ imperialismo! Oni povas batali per aperigo de 1—2 artikoloj en la ĉeforgano, kaj oni povas batali per organizo de volontula bataliono, sendota en la landon, atakatan de l’ imperialistoj (Ĉinio aŭ Sovetio, ekzemple). Kaj tiuj du batal-manieroj klare montras, kiom multmaniere oni povas kompreni ĉi punkton.

* * *

El tiuj diroj sekvas, ke la plikompletigo de nia programo estas tre serioza kaj necesa laboro. Pri tio, inter la kongresaj debatoj, oni sendube ne sukcesos sufiĉe modifi kaj kompletigi la programon. Tiu laboro postulas tro longan (eksterdebatan) pripensadon kaj bone plenumi ĝin povus nur speciala komisiono, elektota de l’ kongreso. Tiu komisiono prezentos al la sekvonta SAT-kongreso diversajn plikompletigojn, kaj provizore funkciu la programo, publikigita kiel projekto, kun diversaj malgrandaj modifoj kaj aldonoj.

* * *

La sube proponataj aldonoj apartenas al la nombro de tiuj, kiujn la kongreso pridiskutu por la provizora programo.

1-a aldono:

Post parto I, ĉap. 2, alineo 2 sekvu pliprecizigo de l’ negativa rolo de multlingveco: «…Ĝi plifaciligas la ŝovinisman trompon. Ĝi aliflanke senfine plikompligas kaj malfaciligas (teknike!) la agadon de l’ proletaj organizoj, internaciaj laŭ siaj celoj kaj laŭ siaj anaroj.»

2-a aldono:

En p. II, ĉ. 4 estas tro maldetale priskribita nia vidpunkto pri la kultura rolo (eĉ nuna) de esperanto. Ĝi devas esti pliklarigita almenaŭ per la aldono de l’ jenaj kelkaj frazoj, kiuj sekvu post la 2-a alineo:

«La lingvo esperanto estas la unua ŝtupo por transiro el la epoko de naciaj kulturoj al la epoko de kulturo tutmondeca. La apero kaj florado de l’ embrieca kerno de lingvo tutmonda plifaciligas la taskon de konstruado de l’ Kulturo nova, senklaseca kaj sennacieca…»

Kaj post la 3-a alineo sekvu la vortoj:

«…kaj nesubtaksebla instrumento por konstruo de l’ Kulturo de Morgaŭo.»

3-a aldono:

Preskaŭ en ĉiuj partoj de l’ programo la batalo de nia asocio por sennaciismo estas pritraktita nur per aludoj, sed ne per iuj imperativaj tezoj. Tial, almenaŭ post la unua alineo de l’ p. III, ĉ. 1, necesas aldoni (inter la 2-a kaj 3-a linioj) ankoraŭ sufiĉe gravan «historian funkcion de SAT»:

«…meti en la manojn de l’ Laboristaro la bonegan instrumenton esperanto por ekkonstruo de vere-socialisma, supernacia kulturo.»

4-a aldono:

Post la alineo «c» (lasta alineo) de l’ p. III, ĉ. 1, oni aldonu pri grupoj (SAT ja priservas ne nur asociojn, sed ties grupojn, filiojn ktp.)

5-a aldono:

Eĉ en la ĉap. 2 de l’ parto III, en subĉapitro «a» — nia batalo «por sennaciismo» ne estas plene elmontrata. Ja la rolo de SAT estas ne nur batali kontraŭ naciismo, sed ankaŭ senvualigi la abstraktan «internaciismon«, tiom multe predikitan en la laboristaj rondoj. Tion ni akcentigu per jeno:

«…Anstataŭ vorteca, abstrakta internaciismo, predikita ĝis nun en la proletaj rondoj, SAT aperigas bazon por konkreta, fakteca mondcivitaneco de ĉiuj proletoj. Unuafoje en la Historio la proleto ekrajtos sin nomi civitano de l’ Tero.»

6-a aldono:

En la subĉap. «b» de l’ parto III, ĉap. 2 oni forgesis pri… la emancipa batalo de l’ vekiĝantaj ekstereŭropaj landoj. Nepre necesas aldoni ke:

«Kun sama energio SAT batalas kontraŭ la agado de l’ imperialistoj en koloniaj kaj duonkoloniaj landoj.»

Pliĝustigo:

La demando pri aneco devas esti plej klara. Tial la vorton «kontraŭproletaj» (p. III, ĉ. 4, 2-a alineo, 2-a frazo) anstataŭu la vorto «kontraŭsocialismaj«, kaj post la vorto «organizoj» sekvu: «kaj ne simpatias al la lastaj«.

* * *

Jen la plej necesaj aldonoj, kiuj devas enesti eĉ en la provizora programo.

Nia VII-a nepre ilin atenteme pritraktu.

V. Kolĉinski (Kremenĉug).

*

KOMPLETIGOJ AL LA PROGRAMO DE SAT

Kial ni bezonas programon?

  1. Por mem ĉiam havi antaŭ okuloj koncize nian batalplanon, metodon kaj taktikon.

  2. Por povi propagandi kaj trafe informi la diversajn organizojn kaj individuojn pri SAT.

La programo laŭ sia amplekso ne povas metode kaj detale analizi la tutan problemaron ligitan kun la konceptoj «sennaciismo» kaj «mondlingvo», sed ĝi povas esti resumo kaj principdeklaro.

Pri la detala materialo devas zorgi nia eldonfako. (Ekz.: «ABC de Sennaciismo» estas nepre kompletigota kaj sistemigota, kaj la nova eldono esperanta tradukota nacilingven.) La programo aperu kiel aparta libreto senpage sendota al ĉiu membro. La eldona fako de SAT interrilatu kun landaj lab-esp-organizoj pri nacilingva eldono samtempa.

La enhavo de la programa skizo ĝenerale estas trafa sed en kelkaj punktoj ne sufiĉe kompleta aŭ klara. Jenaj aldonoj ŝajnas esti necesaj. Ĉe pli gravaj punktoj troviĝas «neceskialoj», ĉe iuj punktoj la aldonoj mem evidentigos sian neceson.

I. Historia neceseco de lingvo universala

  1. Kapitalismo kaj lingvo universala. En la frazo post vortoj «La kapitalisma mondekonomio» aldoni «dank’ al potence disvolvata industrio kaj akiroj de l’ tekniko» ktp. Post ĉi frazo enŝovi novan. «Ne ekzistas nun lando, kiu ne dependus ekonomie kaj politike de la ceteraj.»

  2. La solvo de la mondlingva problemo. Forstreki la tutan 1-an parton ĝis «Dum daŭro de la lastaj tri jarcentoj…» kaj anstataŭi per:

«La natura procedo de intermiksiĝo kaj asimiliĝo de homoj kaj la paralela al ĝi procedo de miksiĝo kaj parta unuiĝo de diverslingvaj elementoj, la kresko de transprenitaj esprimoj kaj de internaciaj fakaj terminaroj en la naciaj lingvoj, la pli kaj pligranda raciigo de la lingva strukturo pro la intensiĝo de la moderna kulturvivo montras eblan tendencon de estonta kristalizo de unu homa lingvo el multaj lingvoj, el logikaj kaj evoluaj elementoj.

Tiu procedo jam nune estas subtenata kaj rapidigata de la aktualega neceso por tuja

— pàgina 6 —

interkomprenilo. La scienco solvis la lastan problemon per formigo kaj praktika eluzigo de derivita logika sintezo el eŭropa lingvaro kiel lingvo internacia, helpa. La entrepreno sukcesis ĉar estis konsideritaj la leĝoj kaj historia praktiko de lingvoevoluoj.

Sed problemo de lingvo interpopola ne estas pure scienca, filologia, solvata en kabinetoj per nura logikado — la kreita lingvo fariĝas mem viva kaj evoluas dum praktika uzado laŭ bezonoj de multkoloraj vivkadroj. Tial la problemo estas grandparte ankaŭ socia.

Depende de tiaj rilatecoj oni ankaŭ povas akceli kaj intensigi la asimilan procedon kaj konstati la normojn kaj elementajn formojn de lingvo universala valida por la proksima epoko. Per kio nature ne estas difinata la fina strukturo de lingvo universala, kiu tre povos modifiĝi laŭ partopreno de novaj popoloj en la tutmonda kulturo, laŭ enpenetro de ne-eŭropaj lingvoelementoj kaj disvolvo de ĝenerala lingvostrukturo nacilingva.» — La aldono necesas por klare elmontri je vidpunkto de scienca sennaciismo la evoluan estiĝon kaj premison de universala lingvo, la rolon de internacia lingvo en tiu procedo, por klarigi ke internacia lingvo estas socia funkcio kaj ne ia retortaĵo ĉiuminute aligebla laŭ recepto de «l’ amiki» kaj por eldiri, ke ni ne pretendas finsolvi aŭ antaŭdiri la universalan lingvon estontan.

II. Esperanto kaj Proletaro

  1. Esperanto eniras la socian vivon. Ĉe la fino aldoni «Responde al tio esperanto estas aplikata en la plej diversaj vivofakoj: scienco, tekniko, literaturo, komerco politiko ktp.

  2. Esperanto je servo de Proletaro. En la frazo «Lingvo universala jam nun fariĝas…» forstreki la vortojn: «pro senĉesa kreskado de interpopolaj ligiloj» kaj anstataŭi ilin per: «por krei unuecan vere internacian fronton kontraŭ la fronto internacia de burĝaro, por krei sennaciecan kontraŭnaciisman kaj kontraŭimperialisman ideologion». — Kialo: pri kreskado de ligiloj jam estas parolite ĉe la komenco, ĉi tie ni klare montru por kiaj realaj celoj Proletaro nun bezonas lingvon internacian.

III. SAT kaj ĝiaj celoj

  1. Esperanto je la servo de proletaj klasorganizoj. Komenci ĉi subĉapitron per jeno:

«Klare ekkoninte el historimateria analizo, ke esperanto povos venki nur kiel proleta batalilo aŭ ke ĝi tute ne venkos, ekkoninte la falsan neŭtralecon de la burĝaro, — la klaskonscia esperantistaro fondis sian propran batalorganizon; forlasinte la «neŭtralajn» vicojn en kiuj la proletoj necese estis dum tempo de nura lingvopropagando kaj komenca malforto de tiam juna esperantomovado.»

Aldoni d) SAT-helpas kaj instigas la internacian laboristan korespondadon de fabriko al fabriko, de organizo al organizo kaj individuan per trafa propagando kaj starigo de tradukaj servoj, oficejoj por laborista korespondado ktp.

Sub c) post «SAT servas… de nesamlingvaj asocioj» aldoni: «kaj grupoj laboristaj». SAT liveras laborantojn por la esperantofakoj starigataj ĉe diversaj proletaj organizoj kaj eldonejoj.

Sub b) aldoni ĉe fino: «kaj la proleta gazetaro, liverante originalajn raportojn de siaj ĉiulandaj korespondantoj pri ekonomia, socia kaj kultura vivo.

  1. Sur frontsektoro de interpopola interligo, sur kultura kampo: a) por Sennaciismo. Aldoni ĉe la fino:

«Ĝuste ĉar la lingva problemo ludas kaj ludos unuarangan rolon en la evoluo de homara kulturo, ĉar la internacia lingvo helpas al forigo de naciaj baroj, al procedo de unueciĝo kondukonta al sennacieco unu el nepraj kondiĉoj de l’ socialismo. SAT analizigas la problemaron science kaj substrekas la kosmopolitajn elementojn de l’ socialismo sen kiuj socialisma kulturo ne estos ebla, kaj necese kompletigas per tio la konstruon de l’ scienca socialismo«. En la mezo de ĉi subĉap. al frazo: «…la laborista esperantomovado koncentrita en SAT havas sian ĉefan batalkampon en la kontraŭnaciema…» aldoni: «kaj kontraŭrasema luktado; ĉar la nepre unuiĝonta homaro sen diferenco de landaneco kaj haŭtkoloro havas samajn civilizajn kaj kulturajn interesojn, samajn kapitalismajn vivkondiĉojn kaj komunan ununuran batalon por sia liberigo kontraŭ la kapitalismo».

b) Superskribo kompletigota: kontraŭ imperialistaj militoj kaj kolonia subpremado: ĉe fino aldoni: «kaj kontraŭ la elsuĉo de kolonioj kies proletoj suferas sub duobla jugo de nacia kaj ekonomia subpremo».

c) Superskribo kompletigota: kontraŭ dogmoj kaj tradicioj ĉe fino aldoni: «Koncerne virinan problemon SAT ne diferencigas la seksojn kaj batalas por socia rajta egaleco de ambaŭ seksoj. SAT penas forigi ĉe proletoj la burĝajn kutimojn kaj manierojn ne decajn por pioniro de l’ Estonto».

  1. Superskribo: Literaturaj taskoj: La tutan tekston anstataŭi per: «Por plenumi sian serv- kaj kulturprogramon SAT eldonas en esperanto.

a) Teoriajn kaj batalverkojn de la klaskonscia Proletaro el tuta mondo.

b) Literaturon bazigantan kaj propagandantan sennaciismon la plej altan ŝtupon de t. n. internaciismo (ankaŭ nacilingve).

c) Modernan sciencan kaj belan literaturon speciale subtenante la kreadon de originala esperantoliteraturo.

Numerojn 4 kaj 5 kun ankoraŭ aldonotaj numeroj unuigi sub ĉapitro:

IV. Organizaj principoj de SAT

  1. Unueca fronto proleta — al nuna 4.

  2. Sennacieco.

Havante sufiĉe potencan armilon de internacia lingvo do ne dependante de terura diverslingveco, kaj estante pioniro de sennacieca vere internacia ideologio. SAT ne bezonas sin organize ligi je naciaj ŝtataj limoj sed organiziĝas super ili. La grupoj kaj individuoj rekte apartenas al la tutmonda organizo kaj senpere interrilatas en tutmonda skalo inter si kaj kun la centrejo. Tial ankaŭ la SAT-kongresoj kunvokataj ĉiujare en diversaj landoj estas ne kunvenoj de naciaj delegitoj sed reprezentantoj de lokaj kolektivoj de la tero sen diferenco de raso kaj nacieco, helpantaj al kreo de forta interhoma solidareco. Pro sama kaŭzo ankaŭ la centraj laborogranoj de SAT ne estas koncentritaj en unu lando.

  1. SAT kaj la landaj laboristaj esperantoorganizoj: SAT celas utiligi praktike esperanton en la socia movado laŭ tutmonda skalo kaj unuigi aktivajn proletajn esperantistojn, la landaj organizoj havas taskon nure nacilingve propagandi kaj instrui esperanton en iliaj respektivaj lingvoregionoj. Ambaŭ per kaj por-esperanto agadoj estas same necesaj kaj gravaj ĝis la diversaj proletaj organizoj batalaj mem transprenos tiujn taskojn. Pro tio la landaj organizoj subtenas SAT kaj inverse. La landaj organizoj liveras arojn de lingvospertaj SAT-anoj kaj SAT liveras la propagandistan kaj instruistan aktivularon al landaj organizoj. — Necesa subĉapitro por klarigi la rilatojn inter SAT kaj LEA-oj.

  2. SAT kaj burĝaj tiel nomataj «neŭtralaj» esperantoorganizoj — al nuna 5.

Karaj Gek-doj, kunhelpu aldoni vi al kompletigo de nia programo; ja nia Lyon-a kongreso bezonas kompletan materialon.

H. Muravkin (2921), Berlin.

NIA POŜTO

Ĉortkovano. — Laŭ via peto jen nia respondo: 1. «S-ulo» ne estas sufiĉe ampleksa por publikigi ĉiujn artikolojn, kiujn sendas SAT-anoj; 2. por klarigi, ke pagataj esp. kursoj pli bone sukcesas ol nepagataj, sufiĉus trifoje malpli longa artikolo ol la via. E. L.

5323. — Estas malfacila tasko verki interese pri la ĝenerala politiko de iu lando. Elektu aliajn temojn. — El Sovetio ni ricevas abunde materialon; sekve tute superfluas, ke ekstersovetiaj K-doj verku pri tiu mondparto. E. L.

2488, 9627 k. a. — Ni prove ĉesigis la aperadon de la rubriko «Kroniko», laŭ peto de kelkaj K-doj. Se la plimulto deziras, ke ĝi denove aperu, ni volonte kontentigos tiun deziron. Unu fojon pli ni notas, ke iuj mallaŭdas tion, kion laŭdas aliuj. — Ni ne povas pruntedoni librojn. Ĉiu Lab. Esp.-Grupo devas klopodi por starigi bibliotekon. Ni provos estonte laŭpove liveri al vi la deziratan materialon. Red.

Al K-do 6688 k. aliaj plendintoj kontraŭ la Leningrada Gubkom. de SEU. — Ne utilus se ni publikigus viajn plendojn. Ni letere pritraktos la aferon kun la Centra Komitato de SEU. Adm.

Grete Kellermann. — Ni gratulas vin pro via aliĝo al ALLE. Sed ni ŝatus, ke vi aliĝu ankaŭ al SAT. Vi eraras, opiniante, ke via nura aliĝo al ALLE donas al vi rajton aperigi senpage anoncojn en «S-ulo».

*

Jubileo-Ĉeno¹)

SAT-anoj (Sabadell) 11,40 peset., kiel donaco por la presejo. Marchevski (Trenton) 1,20 mk. g.; Majorov (Dolinskaja) 1 rubl., laŭ alvoko de Endler (Selb) kaj alvokas Münch (Chemnitz), Gaston (Paris), G. Schmid (Wiener-Neustadt), Tolstikov (Dnepropetrovsk), Polupanov (Nikolajev). H. Ruedl (Bolzano) 5 mk. g., je la nomo de «Anna Seĉkina-Ŝostka». Majzles (Gomel) 0,70 mk. g.; Nestroy (Eidelstedt) 3,50 mk. g.; Rival (St. Etienne) 4,30 fr. fr.; Fehse (Hamburg) 1,60 mk. g.; K-dino Smotritzkij (Berlin) 1 mk. g.; Burkhard (Döhlen) 2,50 mk. g., laŭ alvoko de Friedrich (Markranstädt). Matzke (Wien) 5 kr. ĉeĥ.; George (Berlin) 2 mk. g., laŭ alvoko de Ŝuvajev (N.-Novgorod) kaj alvokas William Cowan (Douglas), P. Escayol (Rubi), A. Blinkov (Novo Sibirsk) kaj Gromov (Blagoveŝĉensk). K-do W. Cowan (Douglas) ankaŭ SAT-aniĝu! Barrot (Buenos-Aires) 0,66 pesos; Heriot (Orleans) 5 fr. fr., laŭ alvoko de Endler (Selb) kaj alvokas Gazetlaborantan Grupon ĉe Red. „Ivezda [?] Pravdin» (Minsk). K-do Kvincentdektri 3 mk. g.; Glineur (Bruxelles) 12 fr. b.; Hugot-Raison (Troyes) 17 fr. fr. pro memoro de nia amiko Armando. Fr. Costa (Lisboa) 3 esk. Smirnov (Vjatka) 1 rubl., laŭ alvoko de Alalikin, mi alvokas ĉiujn geinstruistojn-SAT-anojn. Nathans (Amsterdam) 2,50 guld. Iu Orientano pagas 300 fr. fr. pro la gastamo de K-do Esteban Morell (6187) kaj aliaj SAT-anoj en Barcelona. Davison (Glasgow) 1/— ŝil., alvokas Genŝaft (Smolensk) kaj Steinbach (Leipzig). Rujanski (Moskvo) 1 rubl. laŭ alvoko de Lab. Esp. Societo «Laboro» (Lublin); Maslenko (Brjansk) 1,10 rubl.; Fedotov (Kiev) 1 rubl.; Kirmaschek (Essen) 0,50 mk. g. alvokas Falkovski (Essen). Rodriguez (Baracaldo) 2 peset.; Japana amiko 100 fr. fr. pere de Lanty.

¹) Vidu n-on 100 de «S-ulo».

— pàgina 7 —

Kooperativa festo en arbaro

La sepa matene. Nubega ĉielo, necerta vetero. La strato Boyer, kie troviĝas la grava laborista kooperativo «La Bellevilloise» (elp. Belvilloaz), laŭ la nomo de la kvartalo Beleville=Belvil) prezentas ĉi tiun dimanĉon 3-an de julio, nekutiman aspekton. Granda aro da aŭtomobilegoj haltas laŭlonge sur la strato. Ope alvenas la Gek-doj, kiuj partoprenos la ekskurson kaj feston aranĝitan de la kooperativo en la arbaro de Cormeilles-en-Parisis (elp. Kormej-en-Parisis), je proksimume 20 kilometroj de Parizo.

Ĉiuj havas, la viroj ĉe la butontruo, la virinoj ĉe la korsaĵo, ruĝan karteton montrantan la numeron de la veturilo kie ili estos sidantaj. Jen la 15-a rezervita por la esperantistoj. Jam kelkaj K-doj okupiĝas surmetante ĉiuflanke de la veturilo dumetran rubandon kun grandlitera vorto: «Esperanto: cours par correspondance, 177, rue de Bagnolet, Paris XX-e».

[BILDO p.7 | 13,27,55,49] Foto de granda grupo de viroj, virinoj kaj infanoj starantaj kaj sidantaj sub arboj; antaŭ ili longa rubando kun la surskribo «ESPERANTO cours par correspondance».

Esperanta grupo en la kooperativa festo.

Aliaj aŭtomobilegoj, kiel nia, surhavas afiŝojn kun diversaj skribaĵoj. Jen unu kun grandegaj literoj ruĝe pentritaj «La Bellevilloise», alia kun «Coopérative Ouvrière». Jen tiu de la teatra grupo kun ruĝa rubando kaj orlitere «La Muse» (Muzo); jen sur tolaĵafiŝo «Patronage de la Bellevilloise»; jen alia afiŝo reklamanta por la «Semaille» (Semado), la biblioteko… kaj samtempe por esperanto.

Sed la oka alproksimiĝas… Fine vibrozumas la motoroj. Iras en vicoj, al la unuaj veturiloj, la geknaboj de la patronaĵo surhavantaj gimnastikajn vestaĵojn, la komunistaj gepioniroj kun ruĝa bereto ornamita de la soveta insigno. Fine venas la muzikistaro, ludante marŝarion. Ĝi tiel iras piede tra la stratoj de la kvartalo, ĝis la ties limo, sekvate de la 30 aŭtomobiloj malrapide rulantaj.

La tuta loĝantaro, ĉe la fenestroj, sur la trotuaroj kaj la ŝoseo rigardas kurioze la forirantan strangan sekvantaron. Akompanas ĝin flegeja aŭtomobilo kun ruĝkruca standardo, kaj ŝarĝaŭtomobiloj transportantaj manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

Ĉu favore vidas tiun spektaklon la multaj komercistoj starantaj ĉe sia butikpordo?

Dum la tuta irado, ĉu sur la grandaj bulvardoj, je tiu frua horo kvazaŭ dezertaj, ĉu en la ĉirkaŭurboj traveturataj, la procesio naskas la saman kuriozan atenton. Je la vido de nia afiŝo ni rimarkas la movon de la lipoj legantaj la vorton esperanto….

Fine la karavano supreniras lastan krutaĵon, kaj jen ĝi alvenas en arbaron, kie baldaŭ ĝi haltas ĉe la festejo.

Tie jam estas starigitaj budego, kie oni trovas multajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, du scenejoj, budoj de la Internacia Ruĝa Helpo, kaj de regiona komunista ĉelo.

Elveturiliĝinte la Gek-doj serĉas lokon ne tro malsekan — pluvis la du antaŭajn tagojn — por sin instali sur la herbo, dum aliaj iras al la kooperativa vendejo por sin provizumi. Ni instalas elmontron de esperantaj libroj por nia propagando. Cetere ni jam estas konataj en tiu medio, ĉar la Bellevilloise subvencias SAT-on, kaj donas lokon por ĝia sidejo.

Jam la festo komenciĝas. La muzikistaro ludas «Internacion». Dume paradas la gesportuloj, gepioniroj, kaj sekcio de ruĝaj gvardioj, soldate salutantaj. Multaj K-doj senĉapeliĝas. Antaŭ la manĝado okazas kuradoj.

Posttagmeze diversaj amuzaĵoj pasigas la tempon: komedio prezentata de la Muzo, parado de la «ĝojaj proletoj» muzika grupo, kiuj blovas en burleskajn muzikilojn, loterio de la Ruĝa Helpo, kuradoj en sakoj, ludoj, diversaj, dancrondoj, kaj balo. Tiel rapide alvenas la horo de vespermanĝo.

Je la oka, ĉiuj residas en la veturiloj ornamataj per branĉaĵoj. Denove vibrozumas la motoroj, kaj laŭirante alian vojon ol matene, ni revenas al Parizo. Dum la tuta vojirado revoluciaj kantoj aŭdiĝas. Kiel matene, la karavano vekas saman atenton.

Bona propaganda tago por la revolucia kooperativo, ĉu ne?

(Senpartie raportis SAT-ano 24.)

FERA GVARDIO DE SAT

Dank’ al «Fera Gvardio» elvokitoj de mi donis kvin rubl. (majo, junio, julio, aŭgusto, septembro) — brikojn por duonjaro antaŭen, K-dino Vasiljeva (61-jara SAT-anino, do, ne facilanima). — Vican brikon (1 rubl.) donas K-do Ŝumarin. Promesas dum unu jaro brikdonadi K-dino Cvetjaeva (alvokita de mi) kaj dume por majo donas 1 rubl. Stefan.

K-do E. Izgur (Kremenĉug) 6 brikojn por julio—decembro 1927 12.— mk. g.; K-do V. Kolĉinski (Kremenĉug) 6 brikojn por julio—decembro 1927 12.— mk. g.; K-do Jeleznjakov (Sverdlovsk) brikoj por junio kaj julio 2.— rubl.

Ĉe la neŭtraluloj.

Pluvego da jubileaj sukcesoj kaj honoroj por la XIX-a: La registaro de Danzig, la alta komisaro de la ligo de nacioj kaj la ministro de Pollando akceptos la kongresanaron; karlo princo de Svedio aliĝis, li partoprenos en la plantado de la jubilea kverko …per reprezentanto, portonta teron el la reĝa ĝardeno … (!!!). La urbestraro de Bialystok metas memortabulon sur la naskiĝdomon de Zamenhof … La plej grava taggazeto de Danzig aperos dulingve …

(El «Heroldo de Esperanto«.)

*

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

Bulletin périodique de la Société d’ Etudes Psychiques de Marseille, Marseille, marto-aprilo-majo 27: «Miraklo de Konnersreuth». — Signalen, Stockholm, 12-5-27: «Vojaĝo de K-do Nathans» (esp-e kaj svede). — Majak Komuny, Sevastopol, 1-5-27: «Blankaj mastroj — flavaj sklavoj». — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 16-5-27: «La moroj de eskimoj». — La Flamme, St. Etienne, 7-5-27: «Kiom kostis la mondmilito». — A Batalha, Lisboa, 14-5-27: «Revolucio en Ĉinia vilaĝaro». — Der Freidenker, Wien, 1-5-27: «La atakemo de hebrea klerikularo». — Stradnieku Sports un Sargs, Riga, 5-4-27: — Atputai, Liepaja, 6-3-27. — Brivais Vards, Valmiera, 6-5-27. — Die proletarische Revolution, Frankfurt a. M., majo 27: «Intrigoj de entreprenistoj en Hindio». — Der freie Arbeiter, Berlin, 21-5-27: «El Turkio». — Klassenkampf, Halle, 21-5-27: «La moroj de eskimoj». — Bergische Arbeiterstimme, Solingen: «Blankaj mastroj — flavaj sklavoj». — La Revolution Prolétarienne, Paris, n-o 35: «Meksikio kaj Romo». — Bulletin d’ Information de la Fédération Internationale des Ouvriers du Transport, Amsterdam, majo 27: «Utileco de esperanto en praktiko». — Die proletarische Revolution, Frankfurt a. M., junio 27: «La blanka teroro furiozas en Jugoslavio». — Der freie Arbeiter, Berlin, 18-5-27: «samo». — Suomen Sosialdemokraatti, Helsinki (?), majo 27: «Utileco de esperanto en praktiko». — Der freie Arbeiter, Berlin, 28-5-27: «Letero el Persio». — Bournemouth Times and Directory, Bournemouth, 4-6-27: «Kvardekjara jubileo de esperanto». — *Der

[REKLAMO p.7] Struvelpetro bindita, esperantlingve. — Prezo: 0,80 mk. germ., plus 20% por sendkostoj. Ni nur akceptas mendojn kun samtempa pago. Havebla ĉe: LEA-administrejo, Wasastr. 16, Leipzig C 1 (Germ.)

— pàgina 8 —

freie Arbeiter, Berlin, 28-5-27: «Letero el Persio». — Le Tram Belge, De Belgische Tram, Bruselo, 1-6-27: «Esperanto en viena tramo». — Morgonbris, Stockholm, julio 27: «Japana arto». — Novini, Sofia, 28-6-27: «Revolucio en Ĉinia vilaĝaro»; 30-6-27: «La blanka teroro furiozas en Jugoslavio». — Proletarischer Zeitgeist, Zwickau, n-o 25: «La teknika progreso ne estas haltigebla».

Enhavis notojn pri SAT:

Nederlanda Laborist-Esperantisto, Amsterdam, majo 27 (SAT-konferenco en Haarlem). Kuzna, Warszawa, majo 27. — Pskovskij Nabat, Pskov, 9-2-27 kaj 25-3-27. — El Socialista, Madrid, 24-5-27. — Lyon Républicain, Lyon, 16-6-27. — Le Progrès, Lyon, 17-6-27. — A Batalha, Lisboa, 22-5-27. — Atputai, Liepaja, n-o 24.

Enhavis tradukaĵojn el esperantaj leteroj:

Majak Komuny, Sevastopol, 1-5-27 (3 let.); 15-4-27 (3 let.). — L’ Effort, Lyon, 15-5-27. — Bilŝovyĉenjata, Kievo, 10-4-27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 25-5-27. — Die proletarische Revolution, Frankfurt a. M., majo 27. — Molodyj Bilŝovyk, Kievo, 15-5-27. — Bergische Arbeiterstimme, Solingen (6 let. diversdate). — Pskovskij Puhar, Pskov, 2-3-27 (3 let.). — Pskovskij Nabat, Pskov, 6-5-27. — Krasnaja Baŝkirija, Ufa, 1-5-27. — Le Matérialiste, Laeken-Bruselo, majo 27. — Zwezda, Perjm, majo 27 (6 let.). — Proletarischer Zeitgeist, Zwickau, n-o 21 (2 let.). — L’ Effort, Lyon, 1-6-27 (let.). — Molot, Rostov na Donu, 22-5-27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 4-6-27. — Za Mir i Trud, Rostov na Donu, 7-5-27 kaj 10-5-27. — Izvestija, Odessa, 7-6-27. — Raboĉij Putj, Smolensk, 25-3-27 ĝis 6-5-27 (30 let.). — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, 25-3-27 ĝis 6-5-27 (23 let.). — Smolenskaja Derevnja, Smolensk, 25-3-27 ĝis 6-5-27 (2 let.). — Krasnyj Gornjak, Krivoj Rog, 25-3-27 ĝis 6-5-27 (4 let.).

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Majak Komuny, Sevastopol, 5-5-27. — Le Tram Belge, Bruselo, 1-3-27, 1-4-27, 1-5-27. Proletarska Pravda, Kievo, 10-4-27. — Molodyj Bilŝovyk, Kievo, 14-4-27. — Sovetskij Jug, Rostov na Donu, 17-5-27. — Brivais Vards, Valmiera, 4-2-27. — Revista Popular, Córdoba, 1-6-27. — New Yorker Volkszeitung, New York, 4-5-27. — El Socialista, Madrid, 17-5-27 kaj 24-5-27. — Putj Rabselj-kora, Rostov na Donu, 31-5-27. — Sovetskij Jug, Rostov na Donu, 2-6-27. — Molot, Rostov na Donu, 15-6-27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 7-6-27. — The Shop Assistant, Londono, 21-5-27 (i. a. traduko el «Kim kostis la Rozo» el «Ruĝo kaj Blanko»). — Sozialdemokrats, Riga, 12-6-27. — Rabocij Putj, Smolensk, 25-3-27 ĝis 6-5-27 (18 art.). — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, 25-3-27 ĝis 6-5-27 (6 art.). — Tovariŝĉ, Viazma (?). — Vojennyj Vestnik, Moskvo, (?). — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 8-7-27. — Bulletin d’ Information de la Fédération Internationale des Ouvriers du Transport, Amsterdam, junio 27. — Sunday Worker, Londono, 10-7-27.

★ DIVERSAĴOJ ★

SCIIGO

La 3. 7. 1927 en sia kunveno ĉe laborborso la grupo «Prol-Esper» (Alĝero, 24-a sektoro) elektis novajn kasistinon kaj sekretarion. Tial la tuta korespondaĵo destinita al la kasistino devas esti adresita al K-dino Cécile Prelant, Brasserie du Centre, 3, rue de Lyon, Belcourt-Alger (Algérie); ĉio koncernanta sekretarion al K-do R. Padula (sama adreso).

La grupo respondas nur al Gek-doj aŭ grupoj petantaj sciigojn kaj informojn. Poŝtmarkemuloj restos sen respondo. «Prol-Esper».

ENHAVO:

En la lando de matena trankvilo, de Maks. Krjukov pĝ. 1
Leteroj de Nikola Sakko, de Ino-Kor. „ 1
El mia vivo, de Coll „ 2
La internaciismo en «kunpolitika» lernejo, de 5328 „ 3
Eĉ la infanojn!…, de 5241 „ 3
Laborista Esperanto-Kongreso en Svedio, de Adamson „ 3
Sennaciula Studenta Paĝo „ 4
Tra Esperantio „ 5—7
Diversaĵoj „ 8
Korespondado, anonco „ 8

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

— «Laborista esp.-grupo Enzesfeld» aranĝos dum aŭtuno esp. ekspozicion. La Gek-doj k. grupoj el ĉ. l. estas afable petataj sendi materialon, L, PI, gaz. ktp. al: K-do L. Tabaka, n-o 82, Enzesfeld. Ĉiu ricevos p. k.

Ĉekoslovakio.

K-do Karl Baier, Manlichergasse, 1402, Most, dez. interŝ. PM k. ĉ. l.

K-do Oskar Knappe (22 j., vitrajfacetisto), Josefsthal ap. Gablonz a. N., serĉas gekoresp-antojn en ĉ. l., L, PI, certe resp.

K-do Walter Sacher (24 j., vitrolaboristo), Unter Maxdorf ap. Gablonz a. N., interŝ. PI k. ĉ. l. Tuj resp.

K-do Ernst Ferie (24 j., vitrolaboristo), Unter Maxdorf ap. Gablonz a. N., dez. interŝ. PK k. ĉ. l., ĉiam tuj resp.

Germanio.

K-do Walter Bräuer, Innere Zwickauer Str. n-o 66, Planitz i. Sa., dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l.

K-do Arthur Müller, Ponitzer Str. 15, H., Frankenhausen a. Pleisse, serĉas seriozajn koresp-antojn, precipe el Sovetio, L, PK, PI, resp. garantiata.

ATENTU! LEA-Grupo Neckarsulm aranĝos dum monato sept. varbsemajnon kun ekspozicio. Ni ĝentile petas la Gek-dojn, sendi al ni PI, gaz., ktp. Al ĉiu sendinto ni sendos PI. Adr.: Friedr. Rau, Löwengasse 3, Neckarsulm i. Wttbg.

K-do Paul Weidl, Funkestr. 25, Einsiedel b. Chemnitz i. Sa., dez. koresp. k. ĉ. l., nur kun fidindaj Gek-doj. Resp. garantiata.

Kanado.

— En S-ulo», n-o 136, mi presigis koresp.-anoncon. Estas tute ne eble al mi resp. al ĉiuj, ĉar mi ricevis pli ol 300 L k. PK. Kamaradece Gev. Jokinen (nova adr.) 204, Ontario st., Toronto, ont.

Sovetio.

K-dino Fanja Moskina, Banny per. 5, Kremenĉug, dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj. L, PK, gaz. ktp.

K-dino Anna Savickaja, ul. Engelsa, 24, kv. 2, Minsk, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj.

K-do Josif Zemcov, 1, Puŝkarnaja, 14, Orel, dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj.

— Lab. Junularo de Sebastopolo dez. koresp. k. ĉiul. junuloj pri kondiĉoj de laboro k. vivo, eduk. socia laboro ktp. Adr.: Sebastopolo, Sekcio de interkoresp., Str. de Trockij, 29. I, por sekr. I. Lisiĉnik.

— Ĉelo de Komjunularo ĉe Domo de Klerigado, dez. koresp. kun junuloj precipe kun Anglio k. Ĉinio, sed ankaŭ kun aliaj landoj. Interŝ. gaz., fotojn. Adr.: Sebastopolo, Dom Prosvenŝenija [?] dlja jaĉejki, VLKSM.

Adresŝanĝo: SAT-anoj 4796 k. 4797 geedzoj Fedotov en Samara translokiĝis al Bolniĉnaja str. 53, domoj de Narsvjaz (stratŝanĝo).

K-dino L. Sokolnikova (19 j., junkom.), Dalforg., Habarovsk, dez. koresp. pri junular-movado, lab. vivo k. a. sociaj temoj, L, PI.

K-do A. I. Verŝinin (21 j., kom.), poŝtkesto, 41, Habarovsk, dez. koresp. kun gvidantoj de infan- k. junul-movadoj k. a. temoj. Nur L, resp. tuja.

— Lab. Koresp. Rondeto ĉe fervojaj metiejoj dez. koresp., kun ĉiul. laboruloj, precipe kun fervojistoj, pri ĉ. temoj. Adr.: Rostov na Donu, Glavnie Masterskie S. K. j. d., Redkolegia «Leninec».

K-do E. N. Vasilevski, Goglebskaja 63, Kustanaj, KSSR, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj.

K-do N. I. Efremov, Kazarma, 43—269, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

Usono.

Adresŝanĝo: K-do George Saville k. K-dino Ido Rosenthal, 265, Hoyt Ave, Astoria, L. I., New York (antaŭe en Brooklyn).

[REKLAMO p.8] La plej popularaj! La plej malkaraj! Por germanlingvanoj! Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichts-Stunden. Kun elparolo, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6-a ĝis 10-a milo. Prezo 0,25 mk. g. Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj kaj literaturaj klarigoj. — Serĉado en vortaroj superflua! Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 200 paĝoj da teksto kun pli ol 20000 germanaj vortoj kaj 30000 tradukoj. Kvarobla numero jus aperis! Prezo 1.— mk. g. Sprechen Sie Esperanto? Enkonduko en la esperantan konversacion. Prezo 0,25 mk. g. Einführung in die Esperanto-Handelskorrespondenz. Esperanta-germana komerca korespondo. (Duobla n-o.) Prezo 0,50 mk. g. Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Tagblatt-Bibliothek, Wien I, Wollzeile 22

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 149, 6 d’agost de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 149 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 6. Aŭgusto 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

| REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner |

NI MEMORU!

Jam forpasis dektri jaroj de kiam patriotisma febro ekkaptis Eŭropon. Tiu terura intelekta malsano kaŭzis la morton de pli ol dek milionoj da homoj kaj la kripligon de ne malpli multaj, kaŭzis nepriskribeblajn ruinojn kaj nekalkuleblajn detruadojn. Ĉe la komenco de la epidemio H. Barbusse estis ankaŭ atakata de la terura patriotisma febro; sed baldaŭ li kuraciĝis kaj verkis libron «Le Feu» (La Fajro), kiu faris lin mondfama.

Okaze de la dektria datreveno de tiu katastrofa epidemio, niaj legantoj certe bonakceptos la ĉi suban tradukon el la fama libro. Evidentas, ke nuntempe la cirkonstancoj estas tre favoraj por ke denove la sama febro ekkaptu la popolojn. Necesas sin gardi kaj se ne eblos savi sian korpon el la buĉado, almenaŭ la spirito restu sana kaj imuna kontraŭ la patriotisma malsano.

Red.

Ĉu vi forgesis tion?

[BILDO p.1 | 19,45,75,77] Foto: post batalo, longaj vicoj da kadavroj kuŝas sur la tero antaŭ ligna domo inter altaj arboj; kelkaj soldatoj en mantelo staras kaj iras inter ili.

Post «glora» batalo.

La atako

La taluso kovriĝis ĉiuflanke per viroj, kiuj, samtempe kiel ni, malsupren ekkuregas.

Kelkaj kugloj, tiam, alvenas inter nin. Bertrand krias al ni ŝpari niajn grenadojn, atendi ĝis la lasta momento.

Sed la sono de lia voĉo perdiĝas; subitege, kontraŭ ni, sur la tutan larĝecon de la deklivaĵo, malhelaj flamoj ekjetiĝas, frapante la aeron per teruregaj eksplodbruoj. Surlinie, de maldekstre al dekstre, flagraĵoj eliĝas el la ĉielo, eksplodaĵoj eliĝas el la tero, estas timegiga kurteno, kiu disigas nin de la mondo, disigas nin de la estinto kaj de la estonto. Oni falŝanceliĝas, oni sin retenas unuj al la aliaj, en grandaj fumondaĵoj. Oni vidas kun siblegaj brukrakoj kaj ciklonoj da tero pulvorigita, al la fundo, kien ni intermiksite ekkuregas, kraterojn malfermiĝantajn, tien ĉi kaj tien, unuj apud la aliaj. Poste oni ne plu scias, kien falas la elpafoj. Oni vidas, oni sentas pasi apud sia kapo splitojn kun ilia bruo de varmeruĝa fero en akvo. Dum ekpafego mi ekmaltenas mian pafilon, tiom la blovo de eksplodo bruldoloris miajn manojn. Mi levas ĝin ŝanceliĝante kaj reforkuras kun la kapo al tero en la ŝtormon¹) je vulpokoloraj eklumoj, en la premantan pluvon de la lafoj, vipegita per ekjetoj da karbopolvo kaj fulgo. La siblegecoj de la pasantaj splitoj dolorigas la orelojn, frapas la nukon, traboras la tempiojn, kaj oni ne povas reteni krion, kiam oni ilin suferas. La koro estas tordita, oni sentas naŭzon pro la sulfureca odoro. La blovoj de la morto nin puŝas, nin suprenlevas, nin balancas. Oni eksaltegas; oni ne scias, kie oni marŝas. La okuloj palpebrumas, blindiĝas kaj ekploras. Kontraŭ ni, la vidado estas obstrukcita per fulmobrila lavango, kiu okupas la tutan lokon.

Estas la baraĵo. Oni devas trapasi tian torenton de flamoj kaj tiajn teruregajn nubojn vertikalajn. Oni pasas. Oni estas pasinta blinde; mi vidis tien ĉi kaj tien

¹) Ventegon.

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

homformojn turniĝantajn, supren leviĝantajn kaj kuŝiĝantajn, lumitaj pro subitega transmonda rebrilo. Mi videtis strangajn vizaĝojn, kiuj eklaŭtigis iajn kriojn, kiujn oni ekvidis ne aŭdante ilin en la bruega neniigo. Ardaĵo kun grandegaj kaj furiozaj amasoj ruĝaj kaj nigraj falis ĉirkaŭ min, kavigante la teron, ĝin forigante el sub miaj piedoj kaj flanken ĵetante min, kvazaŭ resaltantan ludilon. Mi memoras esti transpaŝeginta kadavron, kiu brulis, tute nigra, kun sternaĵo da ruĝega sango, kiu rostekraketis sur ĝi, kaj mi memoras ankaŭ, ke la baskoj de la kapoto, kiu moviĝis apud mi estis ekflamiĝintaj kaj postlasis fuman sulkon. Ĉe nia dekstro, laŭlonge de la traireja tranĉeo 97-a, oni havis la rigardon allogitan kaj duonblindigitan per vico da teruregaj iluminacioj, premantaj unu ĉe alia, kvazaŭ homoj.

El «La Fajro», de H. Barbusse, esperantigis 1784.

★

VIENA REVOLUCIO

La Versailles’a «pactraktato», kiu estas nenio alia ol sensencaĵo, faris al la multsuferinta homaro malbonaĵojn, kies sekvoj estas ankoraŭ dolore sentataj. La kapitalista politiko de disigo kreis malgrandajn ŝtatojn, kiuj apenaŭ povas ekonomie ekzisti. Sufiĉas malgranda fajrero tie por okazigi brulegon, buĉadon. Ke la stato en tiaj ŝtatetoj estas nefirma, ĝis ili ne aliĝas al iu pli granda aŭ ne formas konfederacion, tre klare montras la lastaj okazintaĵoj en Aŭstrio.

Tri faŝistoj estis akuzitaj, ke dum la landaj elektadoj en januaro n. j. en la vilaĝo Schattendorf ili mortpafis du laboristojn. Ilia proceso okazis dum ok tagoj en Wien kaj fine, la 14-an de julio, la t. n. «demokrata» kaj «sendependa» juĝistaro nenian kulpecon vidis en la mortigo kaj liberigis la tri faŝistojn. Ĝia faro tre incitis la Laboristaron, ĉar ne por unua fojo estis, ke la mortigistojn nur proforme juĝis aŭ liberigis la samklasa juĝistaro: ja, korvo al korvo ne pikas la okulojn. Nature, tio kondukis al ribelo, al revolucio.

Vendrede, la 15-an, la ekscitita Laboristaro organizis grandan manifestacion kontraŭ la liberigo de la faŝistoj. Kiam la amaso alvenis al la universitato, kie multaj faŝistaj studentoj lernas, tiuj ĉi komencis inciti ĝin, la ĉeestantaj policistoj defendis ilin kaj tiel ekiĝis la batalo. La policistoj ekuzis revolverojn kaj glavojn. Viktimoj — mortintoj kaj vunditoj — restis sur la batalejo. Post tiu ĉi okazintaĵo la amaso jam estis por la batalo. La manifestacion oni daŭrigis kaj dume alvenis pli kaj pli da proletaj amasoj el la laboristaj urbopartoj. Ne malproksime de la universitato estas la palaco de la ĉefjuĝejo, la celo de la amaso, kiu survoje bruligis policgardejon. Kaj antaŭ la ĉefjuĝejo ekstaris la amaso, ĉirkaŭis ĝin kaj komenciĝis denove la batalado. Interne ankoraŭ estis policistoj, kiuj sin defendis per pafado, tamen fin-fine la amaso ekregis la tutan ĉirkaŭaĵon. La Laboristaro atakis la juĝejon, eljetis surstraten la dokumentojn kaj ekbruligis ilin. Brulis ankaŭ la kvar-etaĝa grandega palaco de ĉiu flanko, kaj la alvenintaj fajrobrigadistoj pro la malhelpo de la amaso nenion povis fari.

Sed la vera sangobano komenciĝis nur posttagmeze je la 2.30 h. El kvar diversaj flankoj per soldataj pafiloj armitaj policistoj alvenis kaj senkompate ekpafis la nearmitan amason. Dekoj da K-doj restis sur la placoj kaj stratoj senvivaj aŭ grave vunditaj. Senĉese kuradis la aŭtomobiloj de la savunuiĝo. La amaso kurante savis sian vivon de la policistaj kugloj. Sed la faŝistaj elementoj ankaŭ ne dormis, multajn K-dojn ili vundis el la domaj fenestroj. Tiu ĉi batalado daŭris dum la tuta posttagmezo. Je la 6-a h. alvenis ankaŭ soldatoj kaj restarigis la kapitalistan «ordon» en la interna urbo.

La bataloj en la eksteraj kvartaloj estis daŭrigitaj dum la sekvanta tago precipe en la X-a kaj XVII-a distriktoj. Ĉio malsukcesis, ĉar la Proletaro nenie povis akiri armilojn. Kun bedaŭro estas konstateble, ke preskaŭ dum tutaj tagoj la partigvidantoj ne povis konduki la amasojn, preskaŭ sen gvidado estis ĉio, nur la faŝista registaro estis sur sia loko.

Senkompara estas tiu ĉi sangobano en tuta Eŭropo, kaj la buĉistoj estis tiuj policistoj pri kiuj ofte estis konstatite en laboristaj rondoj, ke ili estas kun ni. Kaj ni povas rememori, ke antaŭ jaroj vienaj SAT-anoj perforte volis aligi al SAT kelkajn policistojn. El la bedaŭrindaj okazintaĵoj ni povas konstati tion, ke la kapitalismo ĉie estas la sama, se ĝia intereso tion postulas, ke centoj da laboristoj mortu, la kapitalistoj ĉiumaniere atingas tion. La malsatanta Proletaro estas nur ĉasbestoj por ili, kaj iliaj servistoj la policistoj, ĝendarmoj, soldatoj kaj juĝistoj nur nin mortigas. Nature la kristana registaro kaj ĝiaj faŝistaj organizoj, kiel ĉie kaj ĉiam, denove Moskvon kulpigas pro la okazintaĵoj.

Ducent kvindek du K-doj estas kaptitaj de la polico. La enterigo de la viktimoj okazis la 20-an posttagmeze, sed krom la parencaro, Soc. Dem. Partigvidantoj, neniu povis ĝin partopreni.

Dum tri tagoj okazis ĝenerala striko, sed la 18-an jam ĉie oni rekomencis la laboron. La policestro restis, same la faŝista registaro. Verŝajne pli malfacilaj tagoj sekvas por la aŭstria Proletaro, ĉar la faŝistaj bandoj en la lando ĉiam pli kaj pli kuraĝiĝas…

Viena Ruĝulo.

Ni laboru por lerni; ni lernu por koni; ni konu por juĝi; ni juĝu por agi.

El la sendependa Polio

Oni persekutas SAT-anojn!

En la judlingva «Naje Folkscajtung» (Varsovio) de la 19. 6. 1927 mi trovas jenon:

«Tarnov. Antaŭ kelkaj tagoj en la ĉi tiea distriktjuĝejo antaŭ ĵurintaj juĝistoj okazis proceso kontraŭ tri polaj laboristoj: Vojnarski, Smaga kaj Vieĉorek pro aparteno al la komunista partio, disvastigo de literaturo ktp. La akuzitoj ne konfesis, sed deklaris, ke ili estas membroj de la esperantista laborista tutmonda asocio (SAT — Iuelm.). Kiel atestantoj aperis plejparte defendantoj kaj kiel eksperto superkomisaro Vronski el Krakovo, kiu sciis rakonti, ke la esperanto-asocio estas komunista (! — Iuelm.) kaj por poliaj ŝtatanoj la aparteno al ĝi estas malpermesata. Neniaj pruvoj estis. La akuzo apogis sin sole sur supozoj. Post la parolado de la prokuro, kiu «lekciis» pri «juda bolŝevismo» kaj post la bonegaj paroladoj de la advokatoj D-ro Aleksandroviĉ el Krakovo kaj D-ro Merc el Tarnov, la ĵurintoj per 8 voĉoj kontraŭ 4 kulprekonis la akuzitojn. Vojnarski kaj Smaga ricevis po 4 kaj Vieĉorek 1½ jarojn da peniga malliberiĝo. La verdikto faris premegan impreson.»

Iuelmultiuj.

★

Vivo kaj Profito

Permesu postskribon al la artikolo Morto, Heroismo, Ploroj (n-o 131/132) pri la karbmineja katastrofo ĉe Kum en Suda Kimrolando. Nun funkcias la oficiala enketo. La karbministoj atestas, ke ili ne rifuzis labori en veneniga gaso ĉar ili timas perdi sian okupon. Nur gravis la pligrandigo de la karbproduktado al la oficialaj respondecaj ekzamenistoj. En grandaj truoj en la plafonoj de la subteraj tuneloj amasiĝas la gaso. Fajretoj daŭre devenis de la malbonaj ruliloj de la transportadaparato. Kelkfoje la karbministoj protestis kaj unu eĉ disputis kun ekzamenisto ĝis ili interpugnobatis. Kompreneble la oficistoj neas la asertojn de la laboristoj pri la kaŭzo de la terura afero kaj penas pruvi, ke unu laboristo kontraŭ reguloj portis alumeton en la venontan mortejon de la 52 viktimoj. La advokato de la kompanio riproĉis la atestantojn, ke ili restis en la laborejo, kiam ili ne povis labori pro la granda kvanto de la gaso. Laŭ li, kvankam la laboristo estis sen salajroj antaŭe dum sep monatoj, li devas esti «honesta» al la mastro kaj ne timi perdi pagon por iu labortago. Denove evidentiĝas, ke la ekzamenisto, la laŭleĝa respondeculo je apliko de la vivprotektantaj reguloj, ne povas servi kapitalistajn mastrojn, kiuj nur prizorgas pli grandajn profitojn. La karbminista sindikato ĉiam petas, ke la Ŝtato sendepende kaj senpere dungu kaj direktu la ekzamenistojn.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Signifplene nur la «Daily Herald» raportas pri la enketo. La kapitalistaj ĵurnaloj tute silentis. Iliaj falsaj krokodilaj larmoj de majo sekiĝis kaj ili ignoras la kaŭzojn de la ofero de la 52 mortintaj karbministoj same kiel la kreskantan senlaborecon de la vivantaj.

(488.)

★

MIA BELA TAGO

Kiam la suno levas sian oran manon por frapi ĉielan bluan kordaron, tiam mi leviĝas. Oraj sonoj de radioj penetras min dum lavado kaj matenmanĝo. Mi rapidas al la Instituto de Popola Mastrumado je la 9-a h. matene kaj suneto, mia frato, mia brava muzikanto longe, longe, sonas per oraj par-tamburoj.

Kaj mi, estinta helptornisto de ĉefa Krjukova Vagonara Metiejo, dum rava simfonio de la tago, preparis min por estonta ruĝa diplomato. Mi estas 23-jara kaj amas sunon, ŝatas ĝian sonorilon fajroĵetantan, ĉar la suneto somera ellasas ĉielajn sonetojn!

[BILDO p.3 | 9,36,20,56] Portreto de juna viro kun kombita hararo, en jako kaj kravato.

Antaŭ la prolet-revolucio mi loĝis dum 7½ jaroj en caraj, denikinaj kaj aliaj internulejoj porinfanaj. Nun, laŭ la volo de venkinta Proletaro, mi povas efektivigi miajn revojn, utiligi miajn talentojn. Mi studas senpage en Supera Lernejo ĉiutage de la 9-a ĝis la 15-a h. Ni, proletaj studentoj de la jurista fakultato, studas jenajn disciplinojn: marksismon-leninismon — tiun filozofion de proleta batalo, tutan «Kapitalon» de Marks, teorion de leĝoscienco kaj de ŝtato, teorion de Sovetia jurscienco, samkiel alilandan, internacian, administracian leĝosciencon, historion de sociaj institutoj, statistikon, diversajn kodojn kaj lingvojn — anglan, francan, germanan. Nia metodo estas plena Dalton-plano (laboratorioj, bibliotekoj ktp.). La studado tre kontentigas min. Ĝis la 4-a h. posttagmeze, post la tagmanĝo, mi ripozas. Iafoje Centra Komitato de Kompartio de Ukrainio alvokas min kiel propagandiston por plenumi ian taskon (ĉar mi estas en tia grupo). Marde kaj ĵaŭde de la 5-a ĝis la 7-a h. mi gvidas la leninan rondon de niaj studantoj-komsomolanoj. Dum aliaj tagoj mi kuras al Ŝtata Eldona Oficejo por akceli la eldonon de miaj tri libroj (rakontoj kaj noveloj).

Kiam la suno tuŝas la horizonton per sia ora arĉo, kiam violonaj sonoj de l’ vespero trairas la aeron, mi sentas la sopiron al eksterlandaj SAT-fratoj kaj mi skribas esperantajn leterojn al K-doj en 9 landoj. Mi utiligas esperanton tre larĝe. Kelkaj K-doj sendadis al mi artikolojn pri la beletristiko de sia lando kaj mi helpas por presigi ilin en niajn ukrainiajn ĵurnalojn. Mi sendas ofte al K-doj niajn gazetojn kaj librojn. Mi korespondadis kun Henri Barbusse, Jakub Kolas (el Blankrusio), Izgur kaj aliaj verkistoj.

Kaj rapide la blua tornisto — bela nokto alvenas kaj mallarĝa luneto — tiu flava tranĉilo el viola metalo kondukas sian signon tra fera enkirasa ĉielo. Tiam maldikaj rabotaĵoj kiel multaj steloj estas disŝutitaj en profundan vaston de noktejo. De la 7-a ĝis la 9-a h. mi vizitas miajn kunfratojn laŭ skribilo — verkistojn en Literatura Klubo je la nomo de V. Blakitny (mi estas membro de Tutukrainia Unuiĝo de Proletaj Verkistoj). Je la 9-a h. mi vespermanĝas kaj, se la Muzo ekflugas en mian koron, mi verkas ĝis la 12-a aŭ ĝis la 1-a h. nokte.

Mia Ino (ŝia nomo estas Ino) jam promesis lerni esperanton, kaj mi helpas en tiu afero — lerni la lingvon de la Mondo. Ŝi estas studentino sed senpartia revolucianino. Ofte ni havas diversajn kunvenojn: partian, profunuiĝan, studentan kaj aliajn kunsidojn.

Tuta tago estas pasanta tiel, minuto post minuto, horo post horo. Ĉiu tempero estas plena je pensoj, aferoj, studado, laboro ktp.

Jen tre laca, elkurinta dum bel-tago kaj feliĉa, ke mi portas malgrandan eron de kolektiva laboro, de prolet-taskoj, mi dormetas kaj poste dormegas kiel mortinto. Kaj tiam super mi la nokto ludas sian lastan melodion de sonĝoj.

Rulu la kapo, batu la koro pli rapide, ni iras feste al Estonto kaj poste ĉiu nia paŝo, ĉiu spiro, ĉiu movo rebrilos grandioze sur ekrano de l’ Venonto!

Vl. Kuzmiĉ (3975).

☆ DISKUTEJO ☆

Letero en la Redakcion

Estimata K-do Redaktoro!

Mi tre petas vin enpresi en «Sennaciulo» la ĉi suban artikolon, respondantan al la tute maljusta kritiko pri via artikolo «Kuraĝega Sennaciigulo». Mi timetas, ke pro troa kaj malĝuste komprenita senpartiemo kaj modesteco vi ĵetos mian artikolon en vian faman paperkorbon… ĉar ĝi (la artikolo, ne la paperkorbo) kvazaŭ defendas vin…

Ne faru tion! Ne vin mi certe volas defendi, nur viajn ideojn. Kaj, se vi enpresis artikolon de K-do diranta «ne!» enpresu ankaŭ tiun ĉi, kiu diras «jes!»

Bonvolu akcepti ktp. 2043.

Ĉu burĝa ideologio kaj kies?

En la n-ro 145 de «S-ulo» mi legis kun grandega plezuro la artikolon «For la burĝan ideologion!» Mi tutege konsentas kun ĝia aŭtoro. Vere indigninda estis ja la artikolo de K-do Lanty entuziasme salutinta la heroon de l’ aviado, Lindbergh. Tiu ĉi artikolo estis skribita en tute nekutima maniero. Pli bonaj tradicioj de proleta literaturo estis en ĝi fuŝitaj.

Ĉu K-do Lanty forgesis, ke en la fino de ĉiu artikolo oni nepre devas historie kaj kursive elkrii: «Vivu la tutmonda Proletaro (…aŭ revolucio, laŭdezire)!», «Morton al la tutmonda kapitalistaro (…aŭ burĝaro, laŭguste)!» Tio estas sankta tradicio! Kial do K-do Lanty kuraĝis malsekvi ĝin?! Anstataŭe, li finis per vortoj: «Vivu Lindbergh, la kuraĝega sennaciigulo». Hontu, K-do Lanty! Vi arogas ne obei kutimon!

Sed tio ne estas ankoraŭ la ĉefa peko de nia gvidanto. Li agis ankoraŭ pli mallaŭdinde. Li (ne svenu!) ĝoje konstatis en sia artikolo la momente sennaciecan spiritostaton de la franca homamaso ĝenerale tre patrioteca, sed dum kelkaj horoj de entuziasma deliro aklaminta alilandulon. Sed kial do vi forgesis, ke en tiu homamaso troviĝis burĝoj?!

Fine vi ĝojas ĉefe pri tio, ke la nova venko kontraŭ la distanco proksimigis la du kontinentojn. Sed kiu tion profitos unue? Certe la kapitalistaro! Ekiĝos pli intensaj ekonomiaj rilatoj inter Eŭropo kaj Ameriko, la burĝoj pli bone gajnos. Vi vidas nun klare vian ter-r-ruran krimon!

Certe vi kiel marksano povus vin defendi, dirante, ke ju pli sennaciiĝas la ekonomia bazo, des pli sennaciiĝas ankaŭ la ideologio. Vi povus diri, ke laŭ Marks pli rapida disvolvo de kapitalismo pli rapide kondukos al socialismo soci-ordo. Vi povus diri, ke la Proletaro devas saluti ĉiun novan venkon de tekniko liberigantan nin el la ĉenoj de tempo kaj spaco. Vi povus eĉ diri, ke sennaciulo devas esti homo libere pensanta kaj ne ĉiam sekvanta la «sanktan tradicion» de senfinaj «vivu!..» kaj «morton al!..». Eĉ vi povus diri, ke burĝa estas ĝuste la ideologio de tiuj, kiuj la «sanktan tradicion» sekvas, kiuj ne volas kompreni kaj akceli la rapidan disvolviĝon de kapitalismo, kiuj en sia mallarĝa partia netoleremo ne povas kompreni, ke nur la sennacieca ekonomia bazo taŭgas kiel bona grundo por disfloro de sennacieca ideologio.

K-do Lanty! Mi vin pardonas. Mi volas kredi, ke vi estis tre laca, skribante vian artikolon kaj ke vi simple forgesis skribi la neprajn sakramentajn elkriojn.

Do… vivu la tutmonda revolucio! Morton al..! Vivu la tutm..! Mor..!

2043.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

VII-a Kongreso de SAT

Lyon (Francio)

12.—16. aŭgusto 1927

7-a Komuniko

Kongresejo. — La kongreso okazos en la salonego «Emile Zola» de kooperativo «L’Unitaire«, 127, rue Boileau, Lyon VI.

Por trafi la kongresejon, alvenante de la stacidomo Brotteaux, paŝu sur avenue Jules-Ferry kaj rue Bugeaud ĝis rue Boileau, turnu maldekstren kaj marŝu ĝis «l’Unitaire». Alvenante de ĉefstacidomo Perrache, supreniru tramon de linio n-o 7 ĝis strato Boileau. Tiam piede iru dekstren ĝis la kongresejo. Kosto de tramveturo: 50 centimojn (dimanĉe: 60 centimojn).

K-doj venantaj dum tago tre atentu en stacidomoj la kongreskomisarojn, kiuj portos sur la brako specialan rubandon verdruĝan.

Kongreskomitato. — Prezidanto: K-do Marcel Roux, 90, rue Boileau, Lyon VI (Francio) al kiu oni sendu aliĝilojn, leterojn, monon, ktp. Tiu adreso ne estas loĝeja, sed nur poŝta.

La 10-an, 11-an kaj 12-an de aŭg. la komitato deĵoros en la kongresejo kaj en la sidejo de Esp. Lab.-Grupo, 39, cours Morand, de la 9-a ĝis la 11-a kaj de la 14-a ĝis la 17-a, krom ĉe stacidomo la 12-an de aŭg. dum la tuta tago.

Kotizo. — Egala je SAT-kotizo. Ĝi estas pagota per naciaj bankbiletoj aŭ ĉeko en registrita letero al la Prezidanto.

Perantoj kaj agentoj¹), kiuj enkasis kotizojn, bonvolu tuj pagi al la komitato; valoras nur la aliĝiloj akompanataj de mono.

6-a listo de aliĝintoj

N-o Nomo, loko SAT-n-o
204. K-do O. Brebant, Lyon 4719
205. „ X., X. 4100
206. „ G. Bosma, Amsterdam 5941
207. K-dino G. Wijnands, Amsterdam 8823
208. K-do J. D. Eynde, Sandpoort 8814
209. „ J. Burov, Astraĥan 7069
210. „ R. Nikolskij, Smolensk 5241
211. K-dino A. Nikolskaja, Smolensk 6798
212. K-do B. Borjan, Split 1786
213. „ E. Liebetrau, Frankfurt —
214. „ J. Sonnery, Lyon 4720
215. „ J. Allégret, Lyon 9514
216. „ L. Péraire, Lyon 9344
217. „ P. Druel, Lyon 8554
218. „ J. Brenier, Lyon 9186
219. „ J. Fourreau, Lyon 9184
220. „ Cloupet, Lyon 10222
221. „ A. Soarès, Lyon 6727
222. „ A. Maslenko, Brjansk 4017
223. „ J. Leichtfried, Linz 6077
224. „ J. Zilberfarb, Ĥarkov 1334
225. K-dino H. Danneil, Genève 7528
226. K-do C. Bouvelle, Paris 1381
227. „ Hasegaua, Tokio —
228. „ H. Wirz, Zürich 1446
229. „ A. Herweg, Elberfeld 8011
230. „ S. Eck, Elberfeld 10191
231. „ E. Kissler, Griesheim a. M. 3317
232. K-dino R. Kissler, Griesheim a. M. 6192
233. K-do L. Puff, Frankfurt 320
234. K-dino P. Olesjeviĉ, Kamenskoje 8572
235. „ P. Slivinskaja, Kamenskoje 8577
236. K-do Z. Polevik, Kamenskoje 8573
237. „ P. Ŝĉepakin, Kamenskoje 8578
238. „ G. Bentkovski, Kamenskoje 8579
239. „ M. Starr, London 488
240. K-dino B. France, Manchester 508
241. K-dino A. Pipkina, Moskvo —
242. K-do Krjukov, Irkutsk 1897
243. K-do F. Bauer, Gablonz a. N. 139
244. „ Schinkel, Leipzig 135
245. „ Kraft, Halle 6151
246. „ Fantasny, Halle 7862
247. „ Wege, Halle 6148
248. K-dino Michaliĉka, Elektroperedaĉa 1311
249. K-do Michaliĉka, Elektroperedaĉa 1187
250. „ Znamenskij, Ĉita 7855
251. „ Liebig, Bielefeld 5838
252. „ X., X. 553
253. „ Schlittmann, Dachau 4159
254. „ Iljin, Kuvŝinovo 9948
255. „ Boev, Poltorack 4358
256. „ Drezen, Moskvo 1518
257. „ Urban, Leningrad 5089
258. „ Demidjuk, Moskvo 1516

¹) Ni sciis, ke Centra Komitato de SEU (Moskvo) kolektis aliĝojn. Sed kial la mono ne trafis nin, nek respondo sekve de niaj alvokoj?

Lasthora atentigo. — Por ebligi al la komitato bonan plenumon de ĝia tasko, la alvenontoj bonvolu informi K-don L. Gros, 22, rue Creuzot, Lyon VII (Francio) pri la tago kaj ĝusta horo de elvagoniĝo en Lyon.

Ilustritaj poŝtkartoj

kun la bildo de la marko kaj afrankita per la ĵus eldonita poŝtmarko mem estas rekte sendata el Moskvo kontraŭ 0,50 mk. germ. aŭ kontraŭ valoro de 2 resp. kuponoj.

La Adm. de SAT.

Al li ankaŭ oni sendu ĉion koncernantan restadon en la urbo kaj monon, kiel klarigite en la 6-a Informilo, por antaŭpago de manĝo- kaj dormokostoj.

Kiam tiu lasta komuniko estos presita en «S-ulo», la ge-SAT-anoj jam preparos siajn pakaĵojn por veturi al la urbo de la VII-a Kongreso. La granda deziro de la organizantoj estas, ke multaj samcelanoj respondu ilian koran kaj fratan inviton.

Vivu la VII-a Kongreso de SAT!

Vivu interfratiĝo de ĉiulandaj laboristoj trans limoj per esperanto, per SAT!

Komisiite de l’ Kongreskomitato: La prezidanto: M. Roux.

*

Grava Sciigo

POSTKONGRESA EKSKURSO PARIZON

Multaj kongresanoj emus, sendube viziti la belan ĉefurbon de Francio, Parizon. Tial la pariza grupo de la Laborista Esperantista Federacio organizas postkongresan ekskurson al Parizo. Loĝado, nutrado kaj promenoj de ĝiaj partoprenantoj estos plej bone prizorgitaj.

Dum la kongreso ĉiujn necesajn informojn pri tiu aranĝo donos K-do Marceau. Antaŭa sinanoncado ne necesas. Antaŭinformoj estas riceveblaj el SAT-sidejo (23, rue Boyer, Paris XX).

Vendrede, la 20. 8. 27 ĉiuj alilandaj K-doj venintaj Parizon parolos pri la laborista vivo kaj movado en grandega kunveno organizota en Laborborso. La pariza Proletaro aŭdu voĉon de alilandaj fratoj.

Por nia presejo

Ivanovo-Voznesensk (Sovetio), 14. 7. 27 j.

Por, ke ni pli rapide havu propran presejon; jenaj SAT-anoj laŭ propono de SAT-ano n-o 5959, memvole pagas po 50 kopekoj por Jarlibro de 1927:

  1. Mizerovskij (n-o 5959), 2. Stefan (n-o 3409), 3. Lebedev (n-o 4696), 4. Budanov (n-o 9055), 5. Graĉev (n-o 6319), 6. Ŝibaev (n-o 7007), 7. Lugovskaja (n-o 7682), 8. Govorov (n-o 7644), 9. Kiselev (n-o 7646), 10. Juravleva (n-o 7645), 11. Kozlov (n-o 7677), 12. Kuznecov (n-o 7680), 13. Gornastalev (n-o 9056), 14. Studickij (n-o 7685), 15. Frolova (n-o 7643), 16. Komova (n-o 7676), 17. Samojlova (n-o 7684), 18. Kudrina (n-o 7678), 19. Voronov (n-o 7686), entute 9 rub. 50 kop.

Adreso: Ivanovo-Voznesensk, Sovetio, Ĉasovennaja str., Nikolao Mizerovskij, domo 46/2.

*

Maltrafa kritiko

Ni ricevis jenan leteron:

4-an de julio 1927.

Post vojaĝo mi hodiaŭ legis kion K-do Ereto skribis en «S-ulo» n-ro 143 pri la ITF-raporto koncerne la sindikatan rajton i. a.: «kia misuzo de tempo, papero kaj energio!… K-do Nathans, vi estas ja esperantisto, do…»¹).

Efektive, mi opinias, ke la helplingvo povos plenumi gravajn servojn al nia movado kaj fine eble estos nemankebla. Sed estu praktika, K-do Ereto, nia raporto (demandu spertulon ĉu papero kaj presado estas luksaj!) estis prezentita al la delegitoj de la X-a Geneva kongreso: kiom da ili komprenus la esp-an tekston? En la nuntempaj cirkonstancoj la enkonduko de esp-o en niajn publikigojn signifus nur plimultigon de laboro, de elspezoj, misuzon de energio, dum ni jam nun ne havas tempon por fari la tutan laboron, kiun ni volonte volus fari. Plue, klopodo niaflanke ebligi eldonon de esp-lingva ITF-Bulteno, kondiĉe ke sufiĉaj anoj prenus abonon, malsukcesis: la nombro de la esp-istoj estis ankoraŭ tro malgranda, ne estis sufiĉa intereso.

Do, ni ne povas plimultigi nian multlingvan laboron per la enkonduko de esp-o sen praktika utileco, kaj devas provizore daŭrigi niajn penadojn veki intereson al la helplingvo en niaj rondoj (kio iom post iom sukcesas: en la daŭro de la lastaj jaroj jam deko de fervojistaj, maristaj kaj aliaj transportistaj unuiĝoj malfermis kursojn kaj regule informas en la gazetoj pri la utileco de esp-o.

Kun kamaradaj salutoj! Nathans.

PS. Mi aldonas 2.50 florenojn por Jubileo-Ĉeno de SAT kiel esprimon de mia persona ŝato por la SAT-laboro.

¹) Rimarko redakcia. — Ereto devus aldoni: …bone komprenas kiom granda estos la ŝparo, kiam la laboristoj estos lernintaj esp-on.

— pàgina 5 —

Prikongresaj proponoj kaj diskutoj

Kelkaj rimarkoj pri nia «Programo»

Unue, ni rimarku, ke ne ĉiuj SAT-anoj abonas «S-ulo»-n, kaj sekve ne ĉiuj legis la jam publikigitan projekton.

Due, necesas ne forgesi, ke niaj kongresoj ne estas decid- sed nur propon-rajtaj. Se la kongreso aprobos iun tekston, do, necesos, ke ĝi estu submetata al definitiva akcepto aŭ malakcepto de ĝenerala voĉdonado. Ĉu niaj nunaj financ-rimedoj tion permesos?…

Ni supozu, ke nia «financministro» donos jesan respondon al tiu lasta demando. Tiaokaze necesos tre atente kritiki ĉiun frazon de la projekto, pririgardante la demandon je ĉia vidpunkto. Tiun kritikan laboron povos fari nur speciala komisiono, elektota de la kongreso kaj laboronta dum la kongresaj tagoj.

Sed jam nun eble ne malutilos kelkaj rimarketoj.

Mi opinias, ke kelkaj partoj de la projekto iel tro similas la programon de politikaj partioj. Ekzemple, ĉu vere SAT devas havi kiel taskon «batali kontraŭ la imperialistaj militoj?» Tio certe estas politika tasko. Tamen en alia parto estas dirite, ke SAT estas neniel politika organizo. Kuŝas do tie ia kontraŭdiro. Se SAT, difinus kiel unu el siaj taskoj la batalon kontraŭ imperialistaj militoj, ĝi tiel perdus sian karakteron de informa, kleriga, kultura, eduka organizo.

Sed eble iu diros, ke SAT devas akorde kun laboristaj partioj aŭ sindikatoj helpi en la batalo kontraŭ la imperialistaj militoj. Tiaokaze mi demandu, ĉu oni povas havi la certecon, ke ĉiuj laboristaj organizoj havos saman sintenadon rilate al estontaj militoj? Kaj kiu difinos, ĉu tiu aŭ alia milito estas imperialisma aŭ ne. Ĉu ni jam forgesis, ke en 1914 laboristaj partioj kaj sindikatoj asertis, ke Francio devas sin defendi kontraŭ la «germana imperialismo» — kaj Germanio kontraŭ la «cara imperialismo» ktp. Ĉu do nuntempe ne troviĝas laboristaj gvidantoj, kiuj kulpigas Sovetion je imperialismo kontraŭ Georgio?

Kompreneble ne temas ĉi tie diskuti pri la praveco aŭ malpraveco de tia kulpigo. Mi nur celas per tiuj ekzemploj montri, ke la enmeto en nia programo de tia frazo pri imperialismo povus estonte kaŭzi disputojn kaj miskomprenojn en niaj vicoj…

Pri la termino imperialismo mi faru ankoraŭ unu rimarkon, eble la plej gravan kaj diskutindan. Tuj ĉe la komenco de la projekto estas tute prave dirite, ke: «La evoluo de l’ kapitalismo pli kaj pli detruas la barojn inter la popoloj. La kapitalista mondekonomio per fervojoj, vapor-ŝipoj, aeroplanoj, senfadena telegrafo kaj telefono najbarigas kaj intermiksas la plej malproksime loĝantajn naciojn kaj portas la konkerajojn de burĝa civilizacio en la plej kaŝitajn angulojn, al la malplej progresintaj gentoj de la mondo. La imperialista epoko akcelas tiun disvolviĝon…«

Mi substrekis ĉi tiun lastan frazon, tial ke ĝi montras alian kontraŭdiron en la projekto. Se la imperialismo akcelas la stariĝon de mondekonomio, — mondekonomio, kiu kreas la objektivajn kondiĉojn por la ekzisto de mondlingvo, ŝajnas, ke SAT ne povas havi kiel taskon «batali kontraŭ imperialistaj militoj». Tiaj militoj estas ja nur instrumentoj en la manoj de la imperialismo…

Ĉu tio signifas, ke SAT devas aprobi kaj subteni tiajn militojn? Certe ne. Mi celis nur montri la kontraŭdiron. Kaj por forigi ĝin estus pli logike kaj simple diri, ke SAT batalas kontraŭ la kapitalismo, tial ke tiu sistemo sin bazas sur la ekspluatado de la homo kontraŭ la homon. Kaj indiĝenoj ĉiaspecaj estas homoj.

Sed povos ankaŭ okazi estonte, kiam la socialismo estos venkinta en la ĉefaj partoj de l’ mondo, ke indiĝenoj malkleraj, tradiciemaj kaj obeemaj al siaj estroj volos malpermesi la utiligadon de naturaj riĉaĵoj, ekzistantaj en ilia regiono. Tiam, eĉ socialisma ŝtato aŭ ŝtataro estos devigata perforte, milite — imperialisme — trudi sian teknikon al reakciaj, rutinemaj indiĝenoj. Ĉu tia imperialismo estos ankaŭ kondamninda kaj kontraŭbatalinda?

Alia parto ŝajnas al mi ankaŭ modifenda, nome tiu, kiu parolas pri «unuecfronto». Ni ja ne devas malatenti, ke tiu agitvorto estas konsiderata de kelkaj partiaj kaj sindikataj organizoj kiel artifiko, ruza taktiko por krei disigon en iliaj vicoj. Mi ne diskutos pri la praveco aŭ malpraveco de tiu konsidero. Mi nur notas fakton, kiun ĉiu K-do iom informita pri la laborista movado ne povas nei.

Aliparte, estas konate, ke partioj ŝanĝas kelkfoje sian taktikon, siajn agitvortojn. Kio certigas nin, ke la organizoj, kiujn oni celas logi per la meto en nian programon de la vorto «unuecfronto» konservos por ĝi sian nunan ŝaton?…

El tiuj rimarketoj ĉiu povas ekvidi, ke necesas tre atente kritiki ĉiun frazon de la projekto por forigi el ĝi ĉiun kontraŭdiron kaj ĉion povantan kaŭzi miskomprenon.

Ni atentu, ke temas starigi programon, kiu taŭgos ankoraŭ post kelkaj dekoj da jaroj.

Miaopinie, nia programo devas esti finverkata laŭ jenaj direktoj:

a) Ĝi estu precizsenca rilate al la fincelo: sennacieco, senklaseco, kaj sufiĉe elasta kaj nepreciza en siaj detaloj, por ke ĝi povu esti ankoraŭ aktuala post duonjarcento.

b) Ĝi sin bazu sur la opinio, ke la laborista klaso povos tute emancipiĝi nur laŭ tutmonda skalo; ke la civiliziloj estas la scienco, la tekniko, la organizado, unuvorte la Racio; ke ĉiu progreso rezultas el venko de racio super la sento, el venko de intelekto super instinkto, el venko de ordo super malordo, el venko de organizado super ĥaoso; ke la klasbatalo estas historia fakto kaj faktoro de progreso.

c) La kapitalismo estas malracia; ĝi okazigas militojn, senlaborecon, mizeron. Tamen, en sia imperialisma kaj lasta stadio ĝi kreas mondekonomion. Mondekonomio kreas la objektivajn kondiĉojn por ekzisto de mondlingvo. Mondlingvo embrie jam ekzistas kaj funkcias sub la formo de esperanto.

d) La socialismo celas starigi tutmondan sociordon racian. En tiu giganta entrepreno SAT prenis sur sin la taskon mondskale ordigi, raciigi la spiritajn interrilatojn de la proletoj per apliko de esperanto, facillernebla kaj senlime evoluebla lingvo. La kelkjara ekzisto de SAT jam pruvis nerifuteble, ke simplaj laboristoj el la tuta mondo povas bone interrilati sen la helpo de tradukistoj; ke mondkongresoj povas facile okazi sen helpo de interpretistoj. Sekve, ke la nuna lingva ĥaoso povas esti ordigata de la racio kaj ke nur ne sufiĉa informiĝo aŭ persona intereso de poliglotaj gvidantoj povas esti la kaŭzo, ke ekzistas ankoraŭ lingvaj baroj inter la laboristoj.

e) La lingva unueco estas potenca faktoro en la historia evoluo de la homa socio. Ĝi ebligas unueciĝon en pensmaniero, kreas unuecan spirito-staton kaj sekve forigas la subjektivajn kaŭzojn, kiuj malfruigas la adaptiĝon de la ideologio al la jam ekzistantaj objektivaj kondiĉoj por sennacieca mondmastrumado.

f) La samlingveco ebligas al la SAT-anoj konduti inter si kiel veraj sennaciuloj. Ili povas en sia organizformo tute ignori la naciojn. Sed ili ne propagandas tian organizsistemon al nesamlingvanoj, tial ke tio similus la agon de iu, kiu volus instrui beletristikon al analfabetuloj.

g) Per la kreo de monda literaturo, senigita je naciaj trajtoj, SAT ludas tre gravan kulturan rolon.

h) Per siaj gazetoj, legataj en ĉiuj partoj de l’ mondo, per sia informservo, per sia organizado de korespondado el fabriko al fabriko, el sindikato al sindikato ktp., per la diversaj servoj faritaj al siaj membroj, SAT faras praktikan kaj tre utilan laboron, kiu meritas la subtenon de ĉiuj laboristaj organizoj.

Ĉu tiuj miaj rimarkoj signifas, ke la jam publikigita projekto estas senvalora? Kompreneble ne. Ĝi ja enhavas kelkajn bonajn partojn. Antaŭ du jaroj mi eĉ emis akcepti ĝin preskaŭ senŝanĝe. Sed la vivo ĉiutage instruas, se oni meditas pri ĝiaj lecionoj. La sperto montras, ke ju malpli nia Asocio similos al la politikaj organizoj, des pli bone ĝi povos ludi sian historian rolon. Ju pli la SAT-anoj kutimiĝos prikonsideri la taskojn de nia Asocio je eksterpartia vidpunkto, des pli bone ili povos utiligi esperanton en sia propra partio mem.

E. Lanty.

*

Pri la projekto de Programo

Oni parolas ordinare pri la 3 batalfrontoj de subpremituloj: politika, kultura, kaj ekonomia. Kaj jen malgraŭ la urĝa neceseco de politika unuecfronto ĝi nuntempe estas ja tute neebla. La gvidantoj de la samtendenculoj plej ofte kaj plej akre interdisputas. La amasoj do, bedaŭrinde, ne scipovas agi tute memstare. Sur kulturfronto, laŭ ŝajne diversaj direktoj, se ili ne kontraŭbatalas unu la alian, ne estas danĝeraj. Sur la ekonomia fronto, de kiu multe dependas la du aliaj, eblas plena unuecfronto. Se la profesia laborista movado, pli proksima al la politika fronto, havas kelkajn centrojn (profintern, Amsterdama internacio, Berlina…), do la kooperativa Internacio havas fakte nur unu centron. Miaopinie en ĝi necesas sekvantaj pliboniĝoj, necesas konkiri la akcepton de esperanto kiel unu el la oficialaj lingvoj de la kooperativo-internacio kaj la eblecon de individua aneco (plej malmulte da perantoj!…).

En SAT mi vidas, kvankam ankoraŭ tro etan, eron de estonta supernacia kooperativa unuiĝo.

Estus dezirinde ke en «S-ulo» pli ofte aperu raportoj pri la internacia kooperativo-movado, ekzemple pri la okazonta en Stokholmo internacia kooperativa kongreso ktp.

Jak. Brukson, SAT-ano 1896, Leningrado.

*

Iom pri rilatoj inter SAT kaj landaj lab. esp. Asocioj

Jam estis elektita komisiono por studi tiun problemon ĉe unu el SAT-kongresoj, sed iom realan ni ne vidis el laboroj de ĉi komisiono. Estas malnova vero, ke SAT kaj LEA kompletigas unu la alian, sed malgraŭ tio ĝis nun oni laboras parte dise, parte kune, parte tute sendepende. Estus bone, se oni pli intime interligos la tutmondan kaj landajn organizojn, ja ĉiuj apartenas al unu movado, laboras por la sama celo. La burĝoj donis al ni bonan ekzemplon¹) en la t. n. kontrakto de Helsinki: laŭ ĝi per la internacia centra komitato de esp-o-movado (legu burĝa) estas reprezente ligitaj ĉiuj landaj organizoj kun UEA. Ĉu ni estas tiom stultaj por ne krei nian propran kontraŭfronton? Ĉu ne estus eble, ke je kunveno reprezentantoj de ĉiuj niaj organizoj por klare skribe fiksi en iu konvencio SAT-

¹) Estas dube, ĉu la ekzemplo estas bona, tial ke UEA plendas pro malprospero.

— pàgina 6 —

LEA-oj la taskojn kaj sferojn de agado, la interrilatojn ktp.? Do subskribi konvencion pri reciproka subteno kaj defendo.

Oni povus tiam ankaŭ reguligi la tedan dukotizan sistemon SAT-LEA, se LEA ekz. rabatos iom per SAT-anoj, anoj de LEA kaj SAT permesos al ili pagi nur 1 kotizon al LEA, kiu donas el ĝi certan procenton al SAT.

La elementa paŝo al pligranda proksimiĝo de organizoj kaj interŝanĝo de ĉiulandaj spertoj estas jena. Oni rimarkas ke tre multa materialo propaganda, instrua, kronika k. s. valora por la tuta mondo estas nure presata en nacilingvaj lab. esp. organoj.

Mi proponas, ke SAT disponu en «S-ulo» al landaj organizoj specialan paĝon, kie ili povos raporti regule pri sia agado, spertoj, entreprenoj, sukcesoj ktp.¹).

Krome redakcio de «S-ulo» komisiu²) diverslandajn K-dojn per tasko tradukadi por «S-ulo» ĉiujn bonajn artikolojn kaj kronikon el nacilingvaj esp-organoj lab. por «S-ulo».

Ĉi proponoj kaj sugestoj ankaŭ liveru materialon diskutendan dum Lyon’a kongreso.

H. Muravkin (2921).

*

Propono n-o 7

Dum la Lyon’a kongreso estu elektata Lingva Komisiono, konsistonta el 3—5 samurbaj Kamaradoj, plene kompetentaj en esperantlingvaj problemoj. La komisiono regule kunvenados kaj pritraktados nur gravajn lingvajn aferojn. Precipe gravajn temojn ĝi povos antaŭ la findecido meti je publika diskuto sur la paĝoj de «S-ulo». La decidoj de la komisiono estos devigaj por ĉiuj, ili estos kondiĉo por perfekta uzado de esperanto.

La aktivajn Kamaradojn mi insiste petas pensi pri tio.

(7075.)

Propono n-o 8

La kongreso decidu:

Ĉiumonate estu minimume enpresata kvarona paĝo por la «Ŝakuloj».

Motivigo: «Granda parto de SAT-anoj ludas ŝakon kaj pro tio ili deziras interŝanĝon de diversaj problemoj kun la eksterlandanoj. La nombro de la interesuloj pri tiaj problemoj pli kaj pli grandiĝas. Pro tio la Chemnitz’a SAT-rondo opinias, ke estas pli sukcesplene enigi kvaronan paĝon kiel «ŝakangulon».

SAT-rondo Chemnitz.

¹) Ni rediradas, ke neniam ni rifuzis publikigi raportojn de landaj organizoj.

²) Tia diro estas absoluta nekompreno pri la situacio ekzistanta en nia movado. Ĉu do oni jam ne multfoje spertis, ke eĉ K-doj, kiuj libervole akceptis plenumi iun taskon, tamen tion ne faris, aŭ ĉesis fari sen ia averto? Oni povas komisii aŭ ordoni nur al dungitoj. Oni eĉ devas scii, ke ekzistas en SAT mem K-doj, kiuj preferas informi la neŭtralan «Heroldo»-n ol «S-ulo»-n. Ne dependas de la Redakcio de «S-ulo», nek de la E. K. de SAT se en kelkaj landaj asocioj oni ne havas ĝustan komprenon pri la rolo de SAT. La situacio ŝanĝos nur kiam en la kadro mem de tiuj asocioj SAT-anoj faros la necesan propagandon kaj laboron.

E. L.

Propono n-o 9

SAT-anoj (despli SAT-organoj) kutimiĝu tute ne uzi nacian ortografion de propraj nomoj. La nacian ni enkrampigu nur en ekstrema bezono, kiam nacia prononco estas nekonata aŭ neĝusta.

Mi reproponas diskuti kaj reakcepti tiujn prilingvajn tezojn, kiuj estis sendiskute akceptitaj de 6-a Kongreso.

Maks. Krjukov.

[REKLAMO p.6] La unua provo de sennacieca arto estas la serio de poŝtkartoj jus eldonitaj. — Unu serio konsistas el kvin kartoj kaj kostas 0,50 mk. germ. Mendu tuj ĉe la Administrejo de SAT, Richard Lerchner, Colmst. 1, Leipzig O 27. La plej bona propagandilo por SAT

RAPORTO DE LA ADMINISTRACIA KOMISIONO

En januaro 1927 la nuna A. K. estas elektita el la Leipziga SAT-anaro, aprobita de E. K. Ĉi komisiono tuj formiĝis elektinte el si mem estron kaj sekretarion, ĝi kreis labor-programon, por esti kapabla laŭ la regularo trakti niajn aferojn. Menciinde estas, ke ĉiu A. K.-ano nepre devas esti akurata, tio montris tre bone, ke per iom da proleta disciplino oni atingas la deziritan celon.

A. K. ĉiumonate, pro gravaj urĝaj aferoj pli ofte, kunvenas. K-do Lerchner kiel administranto prezentas al A. K. la prilaborotan materialon, kiu ĉefe estas la kontrolo de la kontresumoj kaj korespondaĵoj kun E. K. kaj aliaj.

Administrejo

Ĝi estas kvazaŭ malgranda ĉambro en kiu troviĝas fakaro plena je broŝuroj, libroj, gazetoj kaj pakaĵoj. Tablo por du skribmaŝinoj kaj tablo por pritrakti la korespondaĵojn, kalkuladon, ekspedadon ktp.

Administraj personoj kaj iliaj salajroj

Administranto kaj du helpantinoj. La administranto laborante senlace, senĉese, post okhora labortago ricevas por sia oferema nervardetruanta laborado salajron de ĉiloka presisto. Ambaŭ helpantinoj laŭ la helplaboranta tarifo de la presistoj. Ambaŭ adm. helpantinoj estas sub la gvido de la administranto. Ĉio estas orde aranĝita kaj ĉiuj laboroj fluas aŭtomate. Krom la adm. laboroj la administranto legas presprovaĵojn. Ĉiujare niaj salajrigitaj gelaborantoj ricevas 14-tagan forpermeson.

Laboro de A. K.

Ĉar SAT konsistas el tutmonda gemembraro, ĉar la korespondado de instanco al instanco, pro la malproksimo, ofte daŭras longe, la administrado kaj komisiona laboro estas iom komplikaj. Komence okazis ofte malfacilaĵoj, sed iom post iom tiu ĉi situacio pliboniĝis. Administranto, kies tasko postulas esti ĉiuflanke respondeca, devas esti korpa kaj spirita heroo. Do A. K. ekde sia funkciado surprenis la respondecon de administrado. Apude A. K. konstatas ke, se SAT same kreskos kiel ĝis nun, ni devas timi pri la sano de la administranto aŭ kompletigi nian personaron oficejan.

En marto 1927, la administranto plendis, ke li ne povas mendi elĉerpitajn broŝurojn ĉe la presejo, ĉar nia mono troviĝis en la Moskva agentejo de SAT. A. K. sin turnis al Sovetia Popol-Komisaro de la Financoj, por mildigi la leĝajn dekretojn rilate monsendadon eksterlanden. Helpis iomete, sed antaŭ nelonge A. K. denove devis fari novan paŝon en ĉi tiu rilato. Ni esperu, ke per la lasta rimedo uzita, tiu malagrablaĵo estos nuligota.

Malkonsentoj inter la presejo kaj administracio, samkiel inter la membraro, kiuj vere ne estis gravaj, estis kontrolitaj kaj finitaj.

Specialan fakon montris la alvoko en «S-ulo» pri propra preseja entrepreno. A. K. unuanime aprobis la problemon, ĉar laŭ preciza kalkulado kelkaj miloj da germanaj markoj pojare povas esti ŝparataj [?] en nian buĝeton ĝis nun donitaj al presisto. Parton de tiu sumo ni povus uzi por eldoni novajn librojn ktp., krei novan profiteton por SAT kaj per tio levi la aktivecon de SAT ĉe la esperantista kaj neesperantista mondproletaro.

A. K. esprimas deziron, krei indan staton por niaj geoficistoj, instali entreprenon kun oficejo, presejo, provizejo. Nur tiele vera SAT-vivo estas konstatebla. Alia malagrabla afero estas la konstato, ke multaj SAT-anoj malĝuste afrankas siajn korespondaĵojn, rezultante respektindan sumon je malprofito de SAT-buĝeto.

Diversaj punktoj: deziroj de neesperantistaj organizoj estas senditaj al E. K., ĉar A. K. ne estas sufiĉe kompetenta juĝi en tiuj gravaj ekaperoj. Krome, niaj oficejaj fortoj apenaŭ sufiĉas por ordigi niajn aferojn.

El la senditaj projektoj por il. p. k. A. K. rekomendis ĉe E. K. akcepti la kvinoblan serion, senditan el Sovetio. E. K. aprobis kaj intertempe la il. p. k. aperis en 30 000 serioj. Okaze de la 40-jara jubileo A. K. konsentis presigi leter-kovertojn kiel propagandilon de esp-o.

Oficialaj leter-folioj kaj kovertoj de SAT estos presataj.

A. K. malaprobas estonte elspezi proksimume 6000 M. por la Jarlibro. La

— pàgina 7 —

Kongreso diskutu la solvon de la problemo pri sufiĉa plimalkarigo de la Jarlibro.

La raporto estas respondata unuanime de ĉiuj A. K.-anoj kaj ili rekomendas al la Kongreso aprobi la agadon de la Administracio.

*

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Britio. BLEA eldonis novan propagandfolieton. La korespondkurso de la Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj bone sukcesis k. supera kurso prepariĝis. K-do 480 paroladis ĉe la Lab. Esp.-Klubo en Londono pri «Ŝovinismo en la lernejo», pri kiu li intencas verki libron parte per esp-o kolektita. — La Proleta Esperanta Konferenco en Leeds, okazinta la 9. 7. 27, estis grandsukcesa. Ĉeestis 59 delegitoj k. 37 vizitantoj. Al la 60 salutintaj alilandaj K-doj oni sendas elkorajn dankojn. — Sukcesplena dekhora renkonto estis aranĝita la 19. 7. 27 de la BLEA ĉe St. Allans (Londono). Parolis M. Starr pri Ŝovinismo en la lernejo, prezidis K-do Leakey. Post tagmanĝo k. vizito de abatejo, lekciis J. Flors pri la Materialista koncepto de historio. Drama rondo de la Lab. Esp.-Klubo Londono prezentis la originalan esperantan teatraĵeton «Ifigenio». Okazis kunkantado kaj konkurso pri la plej bona elparolado de esp-o. Inter la ĉeestantoj estis K-do P. Christenson el Usono k. K-do el Jugoslavio. — Bulgario. Multaj esp. K-doj troviĝas en malliberejoj. Kelkaj skribis al ni. Jen unu el ili: «Antaŭ 6 tagoj mi estis kondamnita je 2 jaroj laŭ la Leĝo de Ŝtatdefendo aŭ pli prave de Registaro. Nune mi denove kuraĝiĝas k. atendas politikamnestion. Eble post 4 monatoj mi eliros eksteren. Mankas legaĵoj. Se vi aŭ K-do M. posedas SAT-eldonaĵojn, bonvolu sendi al mi. Mi kamarade salutas vin, Georgi N. Gaĝev, distrikta malliberejo, Haskovo.» Espereble troviĝos skribemaj K-doj. — Ĉeĥoslovakio. La socialista junula grupo en Holeischen solenis la 2. 6. 27 la 40-jaran datrevenon de esp-o. Du el la estraranoj estas SAT-anoj. K-do deklamis esp-o-poemon, SAT-ano parolis pri siaj spertoj tra la tutmondo per korespondado. K-do 4102 parolis pri la evoluo de la homa socio, ekonomio k. lingvo. Plie esprimis la kunveno al nia progresema komunumo koran dankon por la al esp-o-propagando dediĉitaj 500 kĉ. — La Esperantotago en Gablonz a. N., aranĝita la 12. 6. 27 de la tiea Lab. Esp.-Grupo, ricevis pro sia impona procesio specialan atenton. Partoprenis 150 esp. K-doj el ĉiuj partoj de la respubliko. K-do Bauer salutis la ĉeestantojn; parolis K-do Hloupy el Praha. Ĝoje salutita estis K-do Scherbaum el Saksio, veninta kun multaj saksaj K-doj; propaganda aŭtomobilo, en kiu estis videblaj homoj el ĉiuj klasoj k. nacioj, super kiuj surskribaĵo: «Ni ĉiuj povas nin kompreni, ĉar ni ĉiuj parolas esp-on! «Lekciis K-doj Scherbaum, Hloupy, Wünsch, David k. K-dino Bouda. K-do Janečka raportis, ke la redakcio de la germana «Vorwärts» («Antaŭen») akceptis enŝovi ĉiusemajne esp-an angulon en la gazeto. La penadoj certe donos abundan rikolton. Fine de majo okazis Konferenco en Friedrichswald, kie estis reprezentitaj la grupoj Gablonz, Reichenberg, Grünwald, Kamnitztal, Antoniwald, Neustadt a. d. T., Maffersdorf. Ĝin malfermis kaj prezidis K-do Bauer el Gablonz. — En Warnsdorf, la 24. 5. 27, fondiĝis SAT-rondo al kiu aniĝis 20 esperanto-scipovaj gelaboristoj. La rondo kunvenas ĉiumarde je la 20-a h. en «Vereinshaus», Döllingerstrato. Laŭ deziro de la Gek-doj okazas regule parolrondoj en diversaj urbopartoj. Imitinde! — Francio. La UFE (Union Fédérale des Etudiants = Federacia Unuiĝo de Studentoj, 51, rue Montagne-Sainte-Geneviève, Paris V-e) anoncas, ke la Kongreso de la UFE, vidante la ĉiam kreskantan gravecon de esp-o, decidis ĝin alpreni kiel lingvon por la internaciaj rilatoj de UFE. Krome ĝi decidis aldoni esp-istan sekretarion al la oficejoj de la lokaj Unuiĝoj. Por helpi al la propagando de esp-o estos kreita esp-ista rubriko en la eldonaĵo «Etudiants Nouveaux» (Novaj Studentoj). Fine ĝi decidis, ke la UFE estu oficiale reprezentita k. en la proksima kongreso de SAT, dezirante aliĝi al SAT. — Germanio. La SAT-anoj en Chemnitz decidis starigi SAT-rondon. La fondo celas, havigi al ili interŝanĝon per komuna korespondado kun laboristoj el ĉiuj landoj. Per ĉi tiu aranĝo ili volas sennaciigi la ge-SAT-anojn. — La SAT-rondo en Meissen kune kun la LEA-grupo proponis al la urba parlamento la enkondukon de esp-o en la popollernejoj, kio estis akceptita. La instruadon partoprenas 55 geknaboj sub la gvido de du esp-o-instruistoj. — En Stuttgart okazis la 18. 6. 27 komuna kunveno de SAT k. LEA. Ĉeestis 39 Gek-doj. Parolis pri «La virino en la industrio» K-dino Schäfer. Por la SAT-kongreso sin anoncis 14 K-doj. Kunveno el SAT-anoj en Vildsachsen (Taunusmontaro) okazis la 26. 6. 27 en la «Naturamika Domo» de la sekcio Mainz sub la prezido de K-do Roth el Frankfurt a. M. Post vigla diskutado oni esprimis la opinion, ke la en «S-ulo» troviĝanta projekto estas tro longa kaj estu anstataŭata de pli klara kaj facilkomprenebla teksto. Pri fondo de SAT-presejo: oni lasu tian projekton ĝis venos la ĝusta tempo, kiu estos se SAT-nombras 12 000 pagantajn membrojn. Oni kritikis akre la almozpetadon pere de la Jubilea ĉeno. Pli bone estus fiksi sufiĉe altan kotizon por la membraro. Oficiala fondo de SAT-grupoj: unuanime la K-doj estas kontraŭ la oficiala fondo de SAT-grupoj, ĉar tiaj grupoj nuntempe danĝerigas la ekziston de landaj organizoj. Oni organizu SAT-rondojn. Oni kritikis pri la postulemo de vojaĝantaj SAT-anoj k. proponis starigon de lokaj vojaĝkasoj por subteni tiujn K-dojn, kiuj pro politika afero devis rifuĝi, la aliaj estu ĉiuj sindikate organizitaj kaj eluzu la koncernajn sindikatkasojn. — La LEA-grupo en Hennigsdorf unuafoje sed grandsukcese aperis publike dum laborista sportfesto de la distrikto Velteno (Osthavelland). La aranĝita mezgranda ekspozicio de esp-aĵoj bone impresis. Dum la malferma parolado, la prezidanto Kulturkartela interalie diris: «Ne, ne helplingvo, sed la ĉefa lingvo devus esti esp-o por la homaro!» K-do Šoĉau [?] parolis speciale pri esp-o, menciante ankaŭ SAT. — Hispanio. En Palafrugell (prov. Gerono) tri kursoj, direktataj de Gek-doj 7389, 8163 k. 8159, 357. Partoprenas ĉ. 50 gel. Granda entuziasmo. Dum la ĝenerala kunsido de la «Sindikato Unika» (ruĝa), kie troviĝas la esp-o-grupo, parolis K-do 7389 pri esp-o k. klerigado, K-do 357 pri la disvastigo de esp-o en Hispanio kaj la tuta mondo, pri la alpreno de esp-o flanke de la Laboristaro por pli facile sin liberigi de la ĉiuspecaj katenoj. — Holando. Laborista Kunveno en Aalsmeer sendis jenan telegramon en esp-o al la havenlaboristoj en Norvegio: «Aalsmeraj laboristoj en protestkunveno deklaras plenan simpation kun via anoncita bojkotado de usonaj artikloj, kiam kondamno estus ekzekutita al Sacco kaj Vanzetti.» — Jugoslavio. — En Kraljevo laborista kurso gvidata de K-do 8882 kun 11 partoprenantoj. Baldaŭ nova, ĉar intereso pligrandiĝis. — Latvio. La 3. 7. 27 okazis en Riga eksterordinara kunveno de Latvia Lab. Esp. Societo. Elektita nova estraro: A. Krastin, prez.; Fr. Garin, vizprez.; A. Krumin, sekr.; Alv. Erlich, vicsekr-ino; O. Straume, kasisto; ĉiuj SAT-anoj. Adreso: Sekr. Krumin, Barinu iela n-o 7, dz. 41, Riga, Latvio. — En Liepaja fondiĝis filio de Latvia Lab. Esp. Societo. Prezidanto: K-do B. Erglis. — Litovio. La 29. 6. 27 en la Popoldomo de Siauliai okazis juĝo pri esp-o. La juĝistoj estis: advokato Markauskas (socialdem.), inspektoro de l’ popollernejoj Ubeika kaj la gvidanto de la laborborso Varnauskas (socialdem.). La kulpigantoj estis s-roj Baldauskas kaj Niunkis. La lingvon defendis K-doj SAT-anoj Mediŝauskas kaj Lakaŝanskis. Delegitoj de kelkaj organizoj deklaris, ke ili ĉiam apogos kaj disvastigos esp-on. Pri signifo de esp-o por laboristoj parolis K-do Januŝkis, estinta deputito de l’ socialdemokrata frakcio. Post ĉiuj paroladoj la juĝistoj anoncis rezolucion, ke esp-o havas plenan rajton ekzisti k. disvastiĝi, k. ĉiu konscia homo devas ĝin ellerni k. apogi. Pli ol ducent ĉeestantoj varmege aplaŭdis tiun ĉi konkludon. — Polio. La 9. 7. 27 en Lodz K-do J. Zavada el Przysucha parolis ĉe la Liberpensuloj pri «Kion ĉiu liberpensulo devas scii pri esp-o». La sukceso estis granda. Kiam iu «Pan-Eŭrop-ano» penis pruvi, ke esp-o fratigas ĉiujn homojn, K-do 7076 akcentis la abismon inter la neŭtraluloj kaj la klaskonsciaj laborist-esp-istoj. Vane alia neŭtralulo provis konvinki, ke kapitalistoj ankaŭ «laboras». La ĉeestantaro nur ridegis pri li. Rezulte malfermiĝas novaj kursoj en laboristaj medioj. — En Lwow dank’ al fervora laboro de K-do Maiblum la nombro de SAT-anoj pligrandiĝas. En la loka societo preskaŭ ĉiusabate SAT-anoj lekcias, ekz. K-do Starobudenko pri la Historio de esp-o, K-do Fejlo pri la Vivo de Zamenhof, K-do Popoviĉ pri SAT k. ĝia signifo por la tutmonda Proletaro. Ekzistas 2 kursoj: pli k. plej supera, gvidataj de K-do Maiblum. Plisuperkursanoj uzas «Petron». La tiea societo SAT-ana partoprenis la majan manifestacion kune kun la Lvova Proletaro. Je la kunvenego estis disdonitaj multe da flugfolioj. La 5. 5. 27 komencis nova kurso, senpaga. Partoprenas ĉ. 30 personoj. Gvidas K-do Zausmer. — Svisio. En junio okazis landa kongreso de ŝtataj oficistoj. Estis diskutite pri utiligo de esp-o en diversaj rilatoj; ne komprenante la gravecon de la demando, la kongreso malakceptis la proponon, sed tamen rekomendis al ambaŭ organoj: «Services Publics» k. «Oeffentliche Dienste» akcepti poresperantajn artikolojn. La pordo malfermiĝas. — En Lausanne jus fondiĝis «Filatelia Grupo», kiu celas interŝanĝi p. m. inter laboristoj tutmondaj. Literatura grupo fondiĝis sub aŭspicioj de la lab. grupo Zamenhof; celo: perfektiĝo en esperanta scipovo k. poresperanta agado antaŭ laboristaj jurnalaj. — — Usono. Pro la peno de K-do Paŭlo Krouch dum lia restado en Alcatratz, Kalifornio, K-do Oliver F. Olsbourne, alia soldato, kiu estis malliberigita tie, deziras, post sia liberiĝo, elmigri al Odeso, Sovetio, k. labori tie por la proleta respubliko. Tial li pensas, ke estu pli bone se li lernos esp-on, ĉar li ne konas la rusan lingvon. Li tute konsentas kun la celoj kaj idealoj de SAT k. jam estas SAT-ano. La 1. 6. 27 K-do Krouch estis liberigita k. tuj anoncis en letero al K-do 1092, ke «S-ulo» k. «SR» feliĉigis lian malliberecon, esprimante sian deziron SAT-aniĝi k. verki artikolojn por «S-ulo». — Restadas alia soldato-revoluciulo en Alcatratz. Li estas George O. Pershing — poeto kies poemoj jam aperis k. aperas en kelkaj usonaj gazetoj. Li skribis, ke li estas pliboniganta sian esp-on por ke li povu mem esperantigi siajn poemojn. — Unuvorte el ĉie alflugas al ni ĝojigaj leteroj pri ĉiam pli k. pli granda interesiĝo al nia afero.

(Kompilite laŭ multaj leteroj.)

Noto: Pro manko de loko ni prokrastas la publikigon de la Kroniko el Sovetio.

[REKLAMO p.7] «SENNACIECA REVUO» aperos kiel triobla n-ro kaj estas ekspedata kun n-ro 152 de «Sennaciulo»

— pàgina 8 —

NIA POŜTO

Al K-doj 1100 k. 4172. — Se vi estus plenkonsciaj sennaciuloj, vi ne povus senti vin «ligataj» per la artikolo de K-do 488. Cetere, bonvolu noti bone en la memoron, ke «S-ulo» ne estas partia organo kaj sekve respondecas pri siaj artikoloj nur la verkintoj mem. E. L.

1810. — Viaj manuskriptoj estas taŭge aranĝitaj. Pri la motivoj de ilia ne publikigo, vi legu en mia raporto al la kongreso pri «S-ulo». E. L.

3126. — Via ideo estas bona, sed la alvoko aperus tro malfrue. Kvankam tiuj Kongresoj okazos preskaŭ samtempe kiel nia VII-a, ni tamen provos laŭeble fari klopodojn laŭ via deziro. E. L.

3635. — Ni ne povas enmiksiĝi en la mastrumado de SEU kaj sekve publikigi vian leteron. E. L.

6727. — Via propono ŝajnas al mi aprobinda. Necesas tamen koni la opinion de nia Administranto. Cetere ni havos okazon diskuti pri la demando ĉe la kongreso. E. L.

7075. — Vi tute miskomprenas la rolon de SAT. Rilate politikajn okazaĵojn, la SAT-anoj, partianoj, obeu la decidojn de siaj respektivaj partioj. La SAT-anoj, kiuj ne estas partianoj, obeu sian konsciencon. La rolo de SAT povas esti nur eduka en tiu senco, ke la konstanta praktikado de esperanto laŭ tutmonda skalo ebligas pli larĝan, pli ĝustan komprenon pri la problemoj. Postulante, ke SAT difinu sian starpunkton pri iu ajn aktuala politika demando, oni per tio povas nur celi, konscie aŭ nekonscie, la disfalon de nia Asocio. E. L.

9625. — Ni volonte publikigos informojn pri vivkondiĉoj en Aŭstralio. Necesas, ke vi ellernu la lingvon. Red.

E. S. S., ko. — Alifoje elektu pli bonajn bildojn; bluaj ne taŭgas por kliŝigo. Red.

★ DIVERSAĴOJ ★

NIA RESPONDO AL ĈEMBERLEN

K-do J. Brukson kaj K-dino V. Gordon (Leningrad) proponas specialan monicifakon sub la nomo «Nia respondo al S-ro Ĉemberlen» okaze de la rompo de la interrilatoj inter Anglio kaj Sovetio. Tiu fako helpu financan plifortigon de la sola esp. proleta organizo SAT kaj tiamaniere malhelpu la eblan militon. Por komenci K-do J. Brukson kaj K-dino V. Gordon kotizas 2 rublojn kaj alvokas angliajn Gek-dojn kaj alilandajn fari la samon.

5-a sektora konferenco

okazos la 11. 9. 27 je la 13-a horo en Rheydt apud München-Gladbach (Rejnlando, Germ.). Tagordon ni post kelka tempo publikigos. Gek-doj dezirantaj paroladi pri interesa temo anonciĝu ĉe anstataŭanta sektorestro A. von der Heid, Dortmund (Germ.), Junggesellenstr. 9. Por vigligi la sektoran vivon ĉiuj landoj estu reprezentotaj. Vizitanoncoj jam nun estas petataj.

NEKROLOGO

La 18. 7. 1927 dronis dum banado nia K-do (9083)

Adolf Fajnŝtein

unu el la novaj esperantistoj aktive partopreninta en nia laboro.

Honoron al lia memoro!

Kieva SAT-grupo.

[BILDO p.8 | 74,7,84,12] malgranda ornamaĵo: stiligita floro (tulipo) super la anonco

[REKLAMO p.8] Kamaradoj havante emon kaj okazon por la VENDADO DE FREŜAJ FLOROJ al grandurbaj flormagazenoj dum vintro, skribu al mi pri reprezentado de miaj produktoj. M. Harmsen (5679), floristo, Aalsmeer (Holando).

[REKLAMO p.8] ATENTU! Minska Distrikta Komitato de IRH petas IRH-organizojn k. apartajn K-dojn sendi leterojn, fotografaĵojn k. jurnalojn el IRH-vivo. Resp. garantiata. Ĉion sendu al: Minsk, Komunistiĉeskaja, 20, kv. 6, Gr. Rappoport por IRH Minska.

ENHAVO:

  • Ni memoru!, de H. Barbusse, esperantigis 1784 . . . . . . . pĝ. 1
  • Viena Revolucio, de Viena Ruĝulo . . „ 2
  • El la sendependa Polio, de Iuelmultiuj „ 2
  • Vivo kaj Profito, de 488 . . . . „ 2
  • Mia bela tago, de Vl. Kuzmiĉ . . „ 3
  • Diskutejo . . . . . . . . . . „ 3
  • Tra Esperantio . . . . . . . . „ 4—8
  • Diversaĵoj, anoncoj . . . . . . „ 8

[REKLAMO p.8] Se vi volas konatiĝi kun vivo en la tuta mondo kaj esti objektive informataj pri la okazaĵoj en ĉiuj landoj pri internacia, politika, socia kaj kultura bataloj de la Proletaro — Legu: A-I-Z Laborista Ilustrita Gazeto Tutmonda. Aperas semajne kun unuaranga bildaro! La plej granda proleta ilustrita gazeto de la mondo! — De nun ESPERANTO uzata kiel dua klariga teksto!

Postulu senpagan specimenon. Abonu ĉe la landaj agentejoj. (Ĉe komenco de adresoj — monata abontarifo.)

Argentino, 0,75 pes.: Jose Kassuel, BUENOS AIRES, Rue Mitre, 4219. Aŭstrio, 2,10 ŝil.: Leop. Maresch, WIEN I, Bauernmarkt 1. Belgio, 2,10 fr. b.: BRUXELLES, 59, Rue des Alexiens, Comitée de Secours Ouvrière. Brazilio, 2,40 milr.: PORTO ALLEGRI (Rio Grande do Sul), Rua Volt Patria 365, Fritz Kniestedt. Britio, 15 penc.: London, 25, New Street, SW 1, M. Starr. Bulgario, 45 lev. Ĉeĥoslovakio, 9,75 kr.; B. Lucke, REICHENBERG, Karlsgasse 5. Danio, 1,15 kr. Danzig: Arbeiter-Bücherstube, Böttcherg. 23-27 Estonio, 1,20 mark. Finnlando, 12 mark. Francio, 3,85 fr. fr.: Messagéries L. Feiler, Hôt. d. Post., Boite Postale, PARIS. Germanio, 0,75 mark: CENTREJO: BERLIN W 8, Wilhelmstr. 48. Neuer Deutscher Verlag. Grekio, 22,50 drachm. Hispanio, 1,85 peset. Hungario, 1,80 peng.: Budapest VIII, Josefkörut 9. 1. 3, Hung. Esp. Soc. Laborista. Italio, 6,75 lir. Japanio, 0,60 jen. Jugoslavio, 20 din. Latvio, 1,50 lat: Riga, Liepajas iela 41, Latvia Laborista Esperanto-Asocio. Litovio, 3 lit. Nederlando, 0,75 guld.; H. v. Walree, Jan v. Galenstraat 291, AMSTERDAM. Norvegio, 1,20 kr. Palestino: TEL AVIV, P.O.B. 183 Jehuda Fries. Polio, 2,50 zlot. Portugalio, 6 eskud. Rumanio, 60 lej. Sovet-Unio, 0,60 rubl.: Mejrabpom, MOSKVA, Tverskaja Jamskaja 3. Svedio, 1,15 kr: STOCKHOLM, I. Johnson, Hälsingegaden 11, I. Svisio, 1,50 fr.: Neuer Deutscher Verlag, ZÜRICH, Gerberg. 5. U. S. A., 0,30 dol.: CHICAGO (ILLIN.), Bienenkamp, Madison Street 1553 W. NEW YORK CITY, 36—44 Ave. Wordsiede Z, Carl Gertic (Germany section W. P.). Turkio, 0,60 funt. turk.

Landoj ne menciitaj mendu rekte de Berlin. — Monon sendu per poŝtmandato aŭ registritaj leteroj.

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 150-151, 13 d’agost de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 150/151 — APERAS ★ S.A.T. ★ SEMAJNE — 13. Aŭgusto 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA KLERIĜO DE LA LABORISTA KLASO

La Proleta Supreniĝo

Ĝi ne okazos, ĝi ne povas okazi per ia pseŭdo-burĝeciĝo de la laborista klaso. — La laborista klaso devas atingi la plenan kapablecon, kiel laborista klaso. Ni komprenu per tio, ke ĝi devas konsisti el lertaj kaj kapablaj laboristoj, sed, krom tio, ke ĝi devas prepariĝi por militakiri sian emancipiĝon kaj la regan potencon, ilin meritante. Ĝi kleriĝas jam, kiel nuna laborista klaso, kaj kiel povebla reganta klaso.

Ĝi jam nun kandidatiĝas por la ekonomia administrado de la socio. Ĝi ne volas esti la rezigna servisto de la kapitalo. Ĝi ne estas, ĝi ankaŭ ne volas esti aspiranta la aliĝon en la eta kaj meza burĝa klaso, kaj nenion plie. Ĝi estas ankoraŭ, ĝi ankoraŭ devas esti malpli decidiĝinta kontentiĝi de iaj sociaj reformoj, cetere necesaj, nek de la ĉirkaŭmanĝota osto, nomata la laborista akciuliĝo, tute ne necesa.

Atentu, Kamaradoj, pri la narkoto de la «reformismo», kiam la «reformismo», senigita je flugiloj, nur plu vidas la tujajn realaĵojn per siaj miopaj okuloj.

Atentu ankaŭ, Kamaradoj, pri la kaptiloj kaj pri la kantoj de la Sirenoj de la patronarismo.

Oni bezonas reformojn, reformoj estas necesaj! Oni devas batali obstinege, paŝe post paŝe, por ilin akiri.

Sed ni ne starigu tian batalon por la reformoj, batalo eliĝanta el la internaĵoj de la socialismo, kvazaŭ malprecizan doktrinon venenigan, kiu nomiĝus reformismo.

La reformismo ne povas esti ia doktrino; ĝi estas batalmetodo, ĝi apartenas al la socialista strategio.

La reformismo estas entenata, kiel metodo, en la socialismo. La termino «reformismo» estas suspekta, dubesenca. Ni forstreku ĝin de la socialista terminaro.

Por ni devas ekzisti nur la socialismo. Kaj nur la belega nomo «socialismo» devas signi niajn batal- kaj realig-metodojn, nian idealon kaj nian doktrinon.

La laborista klaso, helpita de la socialismo, venkos, se ĝi estas samfoje konscia pri siaj ebloj en la realeco kaj pri sia celo en la idealo.

La Socialista Horizonto

La vojaĝanto, kiu, foirinta de valo, surgrimpas sur monton, vidas, proporcie kun sia surpreniĝo, la horizonton plilarĝiĝantan.

La Proletaro estas iu vojaĝanto marŝanta al la suproj. Ju pli la socialismo supreniĝos, des pli ĝia vido plivastiĝos.

Ĝia sorto estos tiu, de la scienco mem, kiu, ju pli ĝi plimultigas la konojn, des pli ĝi sentas la nekonon grandiĝantan. — Je deira punkto estas, por la laborista klaso, la batalo funde de la socialista geheno.

Unue vivi, unue manĝi, unue panon!

Oni pene laboradas dekkvar, dekses horojn ĉiutage por malaltega salajro, sur la danĝerigaj konstruejoj, en la senlumaj minejoj, en la malsanigaj fabrikejoj.

La aero kaj la suno estas ne pli por la laboristo, ol la blanka pano. Por li, la nigra pano kaj la senluma laborvivo. Kaj, post multe da bataloj, oni elmilitas salajron malpli mizerigan, oni laboras pli mallongan tempon, en higienaj kaj senriskaj kondiĉoj pli humanaj. Poste, la politikan egalecon kaj iom da instruado kaj klerigado.

La lumo de la spirito, oni ĝin domaĝas, oni ĝin marĉandas al la laborista klaso, oni ĝin havigas al tiu kun tiomaj antaŭzorgoj, kiel oni antaŭgardas, kontraŭ la taglumo, la operaciitojn pri la katarakto.

La rezervoj da inteligenteco de la laborista klaso estas grandegaj. La okuloj de ĝia spirito ne estas operaciotaj pro la katarakto; ili estas pretaj por ricevi la grandan lumon: …La laborista klaso grandiĝas, altiĝas, fortikiĝas, en la unueco kaj la disciplino.

Tia disciplino, anstataŭ forigi la liberan ekzamenon, ĝin postulas kaj entenas.

Kion valoras iu partio, en kiu oni opinias laŭ ordono, kion valorus iu socio, en kiu regus oficiala kaj kodigita opinio?

Ni ne devas havi la malsanecan timon, la senpovan skrupulon maldeziri la ekzamenadon de, la diskutadon pri, kaj la reĝustigadon de niaj doktrinoj.

Esti, tio estas batali; vivi, tio estas venki.

Nu, vivi kaj venki socie, tio estas evoluadi kaj adaptiĝi. — Tial, la laborista klaso ne ankoraŭ komisiis iun arĥitekton-sociologon verki la detaligitan planon de la «estonta civito», de la socialista civito, sed ĝi kredas, pli bone, ĝi scias, ke la estonta civito konstruiĝos, ĝi scias, ke ĝi jam alkondukas materialojn sur la konstruejon, ke la penigaj kaj profundaj fosaĵoj estas finitaj, kaj, kun ĝojo, kun legitima fiereco, ĝi vidas la fundamenton, fariĝanta samnivela kun la tero.

El jurnalo «Le Travail», elfrancigis Benoit Bouche (1784).

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

PRI RUMANIO

La elektoj en Rumanio rezultigis ion, kio nun interesas pli ol iam la politikulojn de Eŭropo. Kompreneble, ĉiu konanto de tiu sudorienta lando de l’ kontinento sciis antaŭe, ke Bratiano venkos — kiam do falis registaro en Rumanio dum elektovetbataloj? Ordinare en tiu lando la elektoj ne estas konsiderataj kiel serioza konsulto de la loĝantaro. Eminentaj rumanaj politikistoj de la reganta partio diris tute maldusence, jam unu semajnon antaŭ la elektoj, ke la liberaluloj devas gajni la elektojn je ĉiu prezo. La eŭropa gazetaro, inkluzive tiu de Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio, publikigis detalajn informojn pri la artifikema teruro de la registaro bukareŝta dum la lastaj elektoj.

Rigardata de komuna vidpunkto, tamen, estus tute komprenebla la potencopreno de Bratiano kaj lia partio en momento, kiam la tutan landon regas serioza krizo. La nomo Bratiano estas ligita kun la historio de Rumanio jam depost la unuiĝo inter Valakio kaj Moldavio kaj depost la starigo de la dinastio, kiu ja ŝuldas sian elekton al la malnova Bratiano. La filo de tiu ĉi, la nuna ĉefministro, gvidanto de la kreita de lia patro liberala partio, daŭrigis la tradicion kaj grandigis, dank’ al la blinda sorto de la cirkonstancoj, ĝis la plej vastaj limoj, la hereditan politikan riĉaĵon. Nerefuteble li estas potenca antaŭ ĉio. Tamen la loĝantaro ne nombras plu 7 milionojn, kiel antaŭ la mondmilito, sed proksimume 18 milionojn! Krome, Rumanio post la skandala «paco» estas same tia heterogena ŝtato, kia estis ankaŭ la habsburga monarkio, sed kun multe pli malforta kulturo. La naciecoj estas metitaj sub tre pezaj kondiĉoj, kiel en Jugoslavio.

Ĉu estas mirige, ke la sklavigitaj nacioj en Rumanio (bulgaroj, hungaroj, germanoj, rusoj kaj eĉ serboj) ne povas konfidi sian sorton — ĉe libera elektado — al Bratiano, kiu estas same tiel aroganta centralizisto, kiel la formortinta Paŝiĉ?

Vane oni pensas en Bukareŝto samkiel en Belgrado — kuraci la ŝtatkrizon per centralizo kaj forta mano ĉe la potenco. La potenco de Averescu estis triumfo de la sabro. La potenco de Bratiano ne estos senigita de la forta, eĉ perforta regado. Sed kiel potenco de la bankoj, ĝi eble firmigos la esperojn pri solvo de aro da financaj kaj ekonomiaj demandoj. Kio estas ĉiuokaze pli certa, tio estas, ke en la sklavigitaj regionoj de Rumanio, kiuj konsistigas la pli grandan duonon de tiu ĉi ŝtato, oni ne rezonas tiel. Malgraŭ la fenomena teruro, la vilaĝana popola partio estas reprezentita kompare sufiĉe forte. Malgraŭ sia granda plimulto, Bratiano provos fari kun ĝi kompromison. La plej notinda estas, ke la ĉefministro serĉas kompromison eĉ nun, kiam li havas pli ol ²/₃ da plimulto, kun la plej forta opozicia grupo.

Bratiano havas konstante antaŭokule timigan por li fakton: la vilaĝana popola partio postulas la revenon de la ekstronheredanto Karolo, de kiu ĝi atendas interalie pli bonan disdividon de la terposedaĵoj. Ĝuste pro tio Bratiano estis kontraŭ la estonta reĝo, ĉar nova kaj pli radikala disdivido de la terposedaĵoj povas venigi al grandaj kaj riskoplenaj ŝanĝoj en sociala, politika kaj ekonomia rilato la tutan landon.

La elektoj en Rumanio okazis en tempo, kiam ĉiuj ŝtatanoj tie estis okupitaj per unu sola penso, per unu sola zorgo antaŭ ĉio: la demando pri la trono. Pro la grandiĝanta malsano de la reĝo Ferdinando, kiu fine faligis lin en la tombon, granda parto de la loĝantaro ne povis paciĝi kun la kreita stato: populara reĝo, kia estas Karolo, devas vivi en ekzilo, por regi, longajn jarojn post la morto de la reĝo, ia regantaro, pro la neplenaĝeco de la nova tronheredanto, Miĥaelo! Kaj kia regantaro, konsistanta el juna nesperta princo, kia estas la frato de Karola, Nikolao, kaj el maljunuloj, kiaj estas la patriarko Miron kaj la prezidanto de la kasacia kortumo Bozdugan! Regantaro ŝajna, kiu nur maskas la ambiciojn de la reĝino Mario, kiu volas regi. La estreco de Bratiano faciligas ŝiajn planojn kaj donas flugilojn al ŝiaj revoj: ludi la rolon de iu Katerino Granda en sudorienta Eŭropo…

[REKLAMO p.2] La unua provo de sennacieca arto estas la serio de poŝtkartoj ĵus eldonitaj. — Unu serio konsistas el kvin kartoj kaj kostas 0,50 mk. germ. Mendu tuj ĉe la Administrejo de SAT, Richard Lerchner, Colmst. 1, Leipzig O 27. — La plej bona propagandilo por SAT

La vilaĝana popola partio volas je ĉiu prezo malsukcesigi similan disvolvon de l’ aferoj en Rumanio. Tial, ĝi estas decidiĝinta je ĝisfina batalo, je ĝisvenka lukto por la restarigo de Karolo sur la tronon. Ne mankas informoj, ke granda parto de la oficiraro ĵuris al li fidelecon. Imite al ĝi ankaŭ granda multo da civitanoj decidiĝis agi ĉe la unua oportuna okazo. Ĉu la ministraro Bratiano venkos la barojn, ĉu generalo Averescu fariĝos vicreĝo, ĉu burĝmilito eksplodos en Rumanio, tion montros la proksima estonteco. Ĝi ne interesas nin. Ni nur konstatas faktojn.

Estas vere domaĝe kaj tre bedaŭrinde, ke la popolo sin lasas delogi per diversaj reĝaj kaj partiaj aferoj, anstataŭ zorgi pri la ordigo de siaj propraj.

I. H. K.

El sendependa Turkio

Per ĉi artikolo mi volas montri en kia medio ricevas edukon la Proletaro de ĉi lando. Virinoj ne laboras en fabrikejoj, ĉar estas tre malmulte de fabrikejoj. Kelkaj servas en butikoj kaj en ĉiu granda poŝtoficejo estas kelkaj virinoj. Aliaj estas servistinoj. Estas facile trovi bonan servistinon, kiu faros ĉion por 10 ĝis 12 liroj¹) monate.

Policistoj kaj urbaj oficistoj ricevas de 30 ĝis 50 liroj monate. Estas neeble dece vivi per tiaj etaj salajroj dum nuna multekosta tempo. Pro malaltaj salajroj kaj altaj kostoj, kompreneble, la oficistoj serĉas okazon por preni bakŝiŝon (trinkmonon) kaj tiel pliigi sian enspezon. La oficistaro en Turkio estas kredeble unu el la plej koruptita en la mondo. Estas ĉiutaga frazo: «se vi volas eviti leĝon donu bakŝiŝon al iu oficisto kaj ĉio estos aranĝata por vi rapide».

Jen kiel policistoj pligrandigas siajn enspezojn. Promenante sur strato, policisto vidas vendiston de akvo. Alproksimiĝas, grumblas pri io, eble «ne staru, moviĝadu», tuj li petas de vendisto glason da akvo, poste gastigas sian amikon kaj pli poste alvokas alian policiston kaj ordonas al la vendisto, ke li donu glason al tiu Kamarado. Trinkinte, la «gardistoj de ordo» ordonas al la akvovendisto foriri, ne pagante por la akvo. Policistoj traktas fruktvendistojn en sama maniero, jam enpoŝiginte tiom da fruktoj aŭ nuksoj kiom ili deziras. Ankaŭ ili eniras butikojn, mendas kiom kaj kion ajn ili bezonas, prenas la pakaĵojn kaj foriras nepagante. Policistoj ankaŭ veturas per taksaŭtomobilo kaj ne pagas al la neriĉa kondukisto. Kion faru la komercistoj? Al kiu ili plendu? La tuta policistaro faras same.

Oficistoj en publikaj oficejoj, kiel poŝtoficejoj, stacidomoj ktp., estas mirindaj matematikistoj. Ili nepre donos al vi neĝustan ŝanĝmonon, eraro — ĉiam por ilia profito. Alilandulo ĉe giĉeto zorge kontrolu la ŝanĝmonon. Kasistoj havas la kutimon doni al vi parton de la ŝanĝmono kaj paŭzi; se vi prenas la monon kaj foriras, bone por ili, sed, se vi atendas por la plua mono, tiam ili rekalkulos la monon donitan kaj aldonos la mankantajn piastrojn. Kompreneble, kiam granda amaso staras post vi, kaj vagonaro aŭ ŝipo baldaŭ foriros, la amaso forpuŝas vin de la giĉeto antaŭ ol vi havas tempon por kontroli la ŝanĝmonon kaj la kasisto restas kun bona profito. Komercisto ne volas sendi specimenojn de lokaj konservaĵoj alilanden, ĉar ili ne ĉiam atingos la adresaton. La poŝtoficistoj ilin formanĝos. Mono sendita en registrita letero, eĉ sigelita, ofte mankas. Kiom da plendoj mi aŭdis pri tiaj aferoj! Sed ĉu oni rajtas kulpigi la oficistojn, kiuj prenas bakŝiŝon kaj detenas ŝanĝmonon? La aĉaj salajroj donataj de la registaro kaj aŭtoritatoj, kaj ŝuldataj por

¹) 1 liro = 13 fr. frankoj.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

kelkaj monatoj, estas la ĉefa kaŭzo de tiuj ŝteletoj. Ĉi tie estas virto ŝuldi salajrojn al laboristoj. La oficistaro estas turkoj. Turkaj regatoj, ne mahometanoj, ne rajtas okupi iujn publikajn oficojn.

Antaŭ tri jaroj, la prezidanto, en la nomo de la registaro, malpermesis al turkoj porti fezon kaj al turkinoj porti la nigran vualon por ĝojo de turkinoj. Ĉar kiam la blankuloj venis en Turkion, la rusinoj kaptis korojn de turkoj kaj edziniĝis kun ili. La vualitaj turkinoj tre maltrankviliĝis, multe bruis, ke la rusinoj forlogas la virojn. Al turkinoj sub vualo ne estis permesate iri tra la stratoj kun siaj edzoj aŭ sidi apud ili en aŭtomobilo, iri al kinematografejoj, teatroj ktp. Sed nun ili vestiĝas tute laŭ la plej lasta eŭropa modo, aspektas kiel eŭropaninoj kaj ĉien iras kun siaj edzoj, fianĉoj kaj amantoj. Sed por eltrovi turkon eniru iun institucion, kie estas giĉeto. Anstataŭ okupi lokon en vicaro ĉiuj interpuŝadas senorde antaŭ la giĉeto. Kiom da fojoj mi spertis kaj vidis, ke kiam oficisto vendas biletojn aŭ poŝtmarkojn al aĉetanto, iu turko aŭ turkino post ies dorso malĝentile alpuŝas, super ŝultroj kaj kapoj, sian leteron aŭ monon por bileto al la oficisto aŭ laŭte petas informon interrompante la kalkuladon aŭ parolon de la oficisto al alia persono. La turko antaŭ ĉiu. Turko aŭ turkino devas esti unue servata, ne laŭvice. Ofte mi devis riproĉi al bele vestita virino en eŭropaj vestaĵoj, ke ŝi kondutu ankaŭ eŭropane.

Estas tre ridige vidi oficirojn de armeo, kiam ili renkontas unu la alian surstrate, halti kaj kisi unu la alian sur la lipojn. Ankaŭ vidi ilin promeni brakon en brako sur la ĉefaj stratoj.

En komerco turko ne fidas turkon, ĉar la komercistaro friponas laŭeble. Ofte oni vidas komercaĵon kun eŭropa nomo, fakte ĝi estas loka nebona komercaĵo. Preskaŭ neniu komercaĵo estas vendata sub turka nomo, devas esti franca, germana ktp., ĉar oni ne fidas al io turka. Pro tio turkaj produktaĵoj portas alilingvajn etiketojn ofte imito de tiuj de famaj eŭropaj firmoj. Prezoj malofte estas montrataj kaj estas la kutimo de komercistoj postuli altajn sumojn. Se vi estas alilandulo, vi pagas la postulitan prezon kaj estas friponata. Post marĉando, ĝenerale, ili akceptas duonon de la sumo unue postulita. La domomastrino, kie mi loĝas, ĉiam povas aĉeti de la vagantaj vendistoj legomojn, fruktojn ktp. almenaŭ 25% malpli alte ol mi.

Kiam mahometano iras por preĝi, li unue lavas sian vizaĝon, manojn, brakojn kaj piedojn ĉe fontano, kiu staras en la korto de la moskeo. Tiu fontano, aŭ akvujo, estas el marmoro kun multe da kranoj kaj ĝis tridek homoj povas lavi sin samtempe. Post lavado ili eniras la moskeon, lasas siajn ŝuojn ĉe gardisto kaj ricevas specialajn grandajn pantoflojn por ne difekti la tapiŝojn en la moskeo. Ili ĉiam preĝas kun pura vizaĝo kaj piedoj al dio.

La turkoj estas kontentaj kun simplaj distraĵoj. La nuntempa manio estas de frumatene ĝis malfrue nokte ludi gramofonon kaj plorkanti: ŝajne, la sola maniero kanti en turka lingvo. Se ili iras al marbordo por naĝi aŭ en kamparon por pikniki, ili devas kunporti sian gramofonon. Turkoj estas abstinencaj, kredeble pro manko de mono; estas treege malofte, ke oni vidas turkon ebria. La popolo estas inerta kaj ĝenerale mankas ĉe ĝi entuziasmo pri io. Tio estas, sendube, pro la leĝoj, kiuj malpermesas al iu fari ion laŭ propra iniciato. Dum sia libera tempo la viroj ludas kartojn kaj triktrakon en restoracioj por sin amuzi, ofte de mateno ĝis vespero; ekster kartoj, triktrako, gramofonoj, bordeloj kaj kino ili nenion scias aŭ deziras scii. Ili volas vivadi ne farante ian laboron, pro tio ili estas ĉiam pretaj agi nehoneste, kiam cirkonstancoj permesas. Turkoj devas multon lerni antaŭ ol ili estos vere kulturitaj. Malgraŭ tio, oni diras, ke depost la revolucio turkoj multe progresis. Kiaj ili estis antaŭe?

E. E. Y.

★

La nivelo de klereco ĉe la laboristoj en Palestino¹)

La semajna eldonaĵo de la Internacia Laboroficejo Informations sociales (Industrial and Labour Information) publikigis la rezultojn de enketo pri la nivelo de klereco ĉe la judaj laboristoj en Palestino. El la tuta laborista loĝantaro (31 821 personoj) 1058 estas ricevintaj universitatan instruadon, 9715 estas edukitaj en duagradaj lernejoj, 7217 en unuagradaj lernejoj, 5257 en religiaj lernejoj, kaj 264 ĉeestis profesiajn kursojn.

La plej granda nombro da laboristoj edukitaj en duagradaj lernejoj troviĝas en agrikulturaj entreprenoj kaj la plej granda nombro da malkleruloj inter la urbaj laboristoj.

Komunikita de la Internacia Laboroficejo.

¹) Rilate artikolon pri Palestino en n-o 123-124.

★

AMERIKO

Elmigrantoj al Usono, atentu!

La Chicago’a komitato por protekto de naskitaj en eksterlando laboristoj faris al ni jenan komunikon, kiu por ĉiuj elmigremaj laboristoj estas de granda intereso. Ĝis nun estis kutimo de usona kapitalistaro, dum striko aŭ konflikto kun la laboristoj, sendi en Eŭropon siajn agentojn por varbi malkarajn laborfortojn kaj strikrompantojn. Okaze de nuna koncentriĝo kaj transformiĝo de usona industrio, kaj limigita enmigrantopolitiko de la registaro tia metodo ŝajnas tro multekosta kaj senefika. Oni trovis novan rimedon, perhelpe de leĝdonanta korporacio, por altiri malmultekostajn laborfortojn kaj strikrompantojn el eksterlando. Ĉi rimedo estas leĝo, kiu iam estis konata sub la nomo «Asvell Bill», kaj nun sub la nomo «Brand Bill» estas akceptita.

Tiu-ĉi leĝo tekstas:

«La ŝtata sekretario ekpostulu de ĉiu guberniestro statistikon pri la ebleco de enmigrado en ties ŝtato: krom tio la guberniestro devas taksi la nombron kaj metion de en sia ŝtato dezirataj enmigrontoj. La ŝtatsekretario laŭ ĉi ciferoj, statistikoj kaj raportoj devas ellabori kompilitan statistikon, entenanta la laborkondiĉojn kaj cirkonstancojn de ĉiu ŝtato. Ĉi materialo poste estos transdonata al la usonaj ambasadoroj. Ĉiu eksterlandano deziranta ricevi envojaĝpermeson de amerika ambasadoro, havas okazon enrigardi la kompilaĵon kaj laŭ tiu elekti la ŝtaton, en kiun li volas envojaĝi, kiu estas notata en la pasporto. Eksterlandano nur tiam ricevos la devigan polican enlistigon, kiam li al la distriktestraro faros sciigon.

Ĉi leĝo entenas grandan danĝeron por la novaj enmigrantoj, ĉar ili senhelpe estas elliverataj al situacio, en kiu ili estas devigataj agi kontraŭ la interesoj de sia propra klaso, ne parolante pri tio, ke ili estas devigataj labori ĉe plej malbonaj laborkondiĉoj, longa labortempo kaj malaltaj salajroj. La Chicago’a konsilantaro por protekto de eksterlandaj laboristoj insiste avertas ĉiujn laboristojn ne subskribi tian apartan artikolaĉon, kiu temas pri certa distrikto, por ke tiuj laboristoj ne fariĝu la viktimoj de falsaj iluzioj, kiuj de la usonaj kapitalistoj estas intence kaŭzataj.

(I. L. A.)

★

Post okjara mallibereco

La jena historio estas el tiu ĉi epoko kaj ne nur unufoje ĝi okazis ĉi tie, en Hungario. La blanka teruro ĉiam tiel pereigis homojn, familiojn eĉ institutojn. Ankoraŭ ne volas la hungara reĝimo rebonigi hominde sian kulpon…

Antaŭ du aŭ tri semajnoj min serĉis homo, kiu estis korpe kaj anime egale pereigita. Ankoraŭ juna — li estis 35-jara — kaj tiel sin trenis, kiel maljunulo. La korpo estis haŭto kaj ostoj. La vangoj estis palegaj, la okuloj profunden enfalis, senvive brilis. Parolante, liaj pulmoj fajfetis. Oni tuj povis konstati, ke li estas malsanega, ke en li apenaŭ estis vivo. Tre malkvieta estis li. Mi opiniis, ke iu kun li agis malhoneste aŭ lin interna febro konsumas. Rapide mi donis al li seĝon, por ke li ne falu teren.

Mi estas Johano Fónyi, li prezentis sin mem. Mi venis el Szeged per la nokta vagonaro… el la Stela karcero. Per tremanta mano li prenas el la poŝo siajn

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

skribaĵojn, legitimilojn. El tiuj ĉi legitimiloj mi konstatas, ke li estas ferlaboristo. Li dum la komuna tempo estas ribelinta kaj ekscitinta, tial lin kondamnis la rapida juĝistaro je 10 jaroj da mallibereco. Li ricevis 10-jaran punon, ĉar li havis la kuraĝon batali por pli bona sociordo, ĉar li ankaŭ partoprenis en la vera klasbatala movado.

Tiu Johano Fónyi estis 8 jarojn en karcero, la ceterajn 2 jarojn oni lin amnestiis. Tiel malsana mi estis — diris li — ke kiam oni metis en mian manon la liberigan skribaĵon, mi ne povis stari surpiede, mi eĉ ne havis forton foriri. Per la instituta veturilo oni min portis al la stacidomo. Nun mi volas ĉi tie danki, ke la partio donis al mi helpon dum la mallibereca tempo. Ankoraŭ mi petas la partion, helpi min, ke mi povu iri hejmen al mia familio loĝanta en Miskolc… Ok jarojn mi ne vidis ilin… miajn infanojn.

Tiuj ĉi vestoj, kiuj estas sur mi, ne estas miaj — mi ricevis ilin prunte de miaj Kamaradoj. Mi devas tiujn ĉi vestojn resendi, ĉar ili ankaŭ ne havas aliajn vestojn. Mi petegas, donu iajn vestaĵojn, eble surtuton ankaŭ, ĉar mi sentas tre fortan malvarmon. — Kortuŝite, mi rigardis lin, kiu spite la printempa sunradio frostotremas. Ĉiuminute mi kredis, ke li ĉi tie mortos. Sendube tiun ĉi homon pereigis la aero de la okjara karcera vivado. Tiun ĉi homon atrofiis la karceraero, kaj longaj, turmentaj jaroj mortigadis, mortigis lin. Ankoraŭ tiom da vivo ĝi lasis al li, ke li povu plori sian suferplendon. Mi pensis pri tio, kiom da tiel malĝojaj suferantoj estis kaj estos en la karcero, ne nur en Hungario, sed en la tutmondo…

Kun kelkaj parti-sekretarioj mi tuj priparolis la aferon. Mi diris al li, ke oni donas al li sufiĉe grandan monhelpon kaj ni aĉetos al li vestojn. Post kiam li zorgeme metis la monon en sian poŝon, mi iris kun li aĉeti vestojn. Survoje li haltigis min. — Kion vi opinias, Kamarado: se mi tiel aspektas… ĉu post kelkaj semajnoj en libera aero kaj se mi bone nutros min, mi povos esti tiel sana, ke mi povu labori por mia familio? Mi kontentigis lin, jesante. Ni eniris kune en vestvendejon. Li elektis veston. Dume li dufoje svenis kaj mi devis lin konduki al la necesejo, ĉar li havis pulmosangfluon. Mi volis voki kuraciston, sed li protestis. Ĉiumaniere li klopodis esti forta, ĉar li diris: mian familion mi volas plej antaŭe vidi. Ni estis pretaj kun la aĉeto. Ni iris ekstere, kiam li diris, aĉeti ankoraŭ surtuton. — Mi frostotremas, terure mi sentas malvarmon, li diris. Li ricevis la surtuton. Poste ni eniris en restoracion, mi mendis viandosupon. Li ne povis gustumi — li eĉ ne bezonis nutraĵojn. Mi akompanis lin al la Okcidenta stacidomo kaj helpis lin ĉe la vagonaro. Antaŭ ol disiĝi, mi petis lin skribi. — Skribu, kiel vi alvenis, kiel vi trovis vian familion ktp. De tiu tempo mi ne vidis lin. Li ne skribis, eĉ ne donis sciigon.

Post kelkaj tagoj al mi venis vizitanto, kiu estis parenco de Johano Fónyi. — Mia parenco Fónyi min serĉis plej antaŭe. De mi li aŭdis la malĝojan sciigon, ke lia edzino, dum li estis en la karcero, mortis. Ni volis indulgi lin en la karcero, tial ni ne sciigis lin. Liaj ses infanoj estas ĉe vilaĝano, kiu bonkore akceptis ilin… Kaj kio okazis kun via parenco? Eble vi metis lin en hospitalon. — Ne… Kiam li alvenis, ni tuj enlitigis lin. Li ne povis saniĝi, eĉ ne vidis siajn infanojn. Post kvar tagoj li mortis… Mi entombigis lin kaj lia lasta deziro estis, ke mi sciigu la partion kaj miavoĉe denove danku por la subteno.

Ĝis tiam daŭris la historio de Johano Fónyi. Ne estas li la lasta, kiu povis vidi la burĝan juĝdecidon kaj kiu tiel tragedie finis sian sorton.

El la hungaria «Popolvoĉo» tradukis «Kiu esperas» pli bonan estonton».

Kiel mono sonoras

Diversmaniere sonoras mono. Vi estu pli atentemaj kaj vi ekaŭdas, kiel diversmaniere sonoras la mono. Diversa sono en diversaj manoj.

Mi memoras butikiston. Li lerte povis elĵetadi supren arĝentan duonrublon kaj ĝi, bele ekfluginte, faladis sur la tablon kaj sonoris per maldika disŝutema sono.

[BILDO p.4 | 39,20,64,47] Karikaturo de Austen Chamberlain: kalva viro kun monoklo, longa vizaĝo kaj malĝojaj okuloj, en kolumo kaj kravato; sur la bildo la vorto «AUSTEN» kaj supre subskribo de la desegninto [nelegebla]. Subteksto: Austen Chamberlain.

En ĉi sono mi aŭdis memkontentan ridaĉon de la butikisto mem. Mi malamegis ĉi sonon.

En la butikon alvenadis laboruloj. Ili malplenigadis siajn poŝojn kaj peze faligadis siajn monerojn, kaj ili ne sonoris — ili penige batis, kvazaŭ eldirante iun malakran doloron.

Jes, mono sonoras diversmaniere.

Antaŭ nelonge estis jubileo de la gazeto «Pravda». «Pravda’n» kreis laboristoj per siaj moneroj. Kiel ĉi moneroj sonoris? Ilia sonoro estis malagrablega por caraj korteguloj. «Pravda’n» oni konfiskis, ĝin oni monpunis, sed kiel respondo estis nova sono de la proletaj moneroj. La moneroj sonoris per estonta revolucio…

Ĉu vi memoras kiel sonoris la unua Soveta arĝenta rublo? Kies koro ne ekridis pro tiu ĝojiga ĉionvenkanta sonoro? Por mi estas bone memorata interesa bildo. Estis regiona kunveno de kamparanoj. Prezidanto parolas pri monreformo, pri Soveta arĝento. Ne ĉiuj al li kredas. Prezidanto ne eltenas, prenas el la poŝo plenmanon da novaj arĝentaj moneroj kaj, per ili brilante, ĵetis ilin sur la tablon. La arĝento eksonoris per la sorĉiga triumfanta rido kaj la ĉeestantaro kvazaŭ ekheliĝis. Ĉiuj volis palpi la novan monon. Oni estis devigataj aranĝi vicon. Ĉiuj el la kamparanoj alvenadis, faradis el la moneroj monteton kaj per klako ĝin disŝutadis. Kaj, disŝutiĝante, la arĝento ridegis. Kaj la salono, plenplena da kamparanoj, kvazaŭ ripetadis:

— U—uĥ, —ĥ, ili sonoras, diabletoj…

La sonoro de la Soveta arĝento ne donis trankvilecon al sinjoroj Chamberlain’oj. Kiam eksonoris la mono, kiun Soveta Laboristaro kolektis por la Anglaj karbministoj, ĉe Chamberlain ekdoloris la oreloj. Kiel malamega estis por Chamberlain ĉi sonoro.

Nun komsomolanoj prenis sur si la taskon kolekti internacian kvinon da kopekoj.

Per larĝa ondo nun iras la kompanio helpe al Komsomolanoj de Ĉinio. Tiu-ĉi ondo ekkaptis komsomolajn ĉelojn, senpartian junularon, ĝi disfluiĝis laŭ lernejoj. Kaj kia belega sonoro ekaŭdiĝis en ĉiuj anguletoj de Sovetio — ĉi estas sono de komsomolaj kvinkopekaj moneroj. Kiom da nova vigleco ekaperos ĉe Komsomolanoj de Ĉinio, kiam ili ekaŭdos ĉi sonoron. Streĉiĝos iliaj muskoloj, ekboliĝos la sango per la amo al la tutmonda revolucia junularo kaj per la ardo lukti ĝisfine.

Ah, kiel bone sonoras Soveta mono. Ĉu ne vere, sinjoro Chamberlain?

Jegorjevsk, redakcio de la gazeto «Krasnij putj» (Ruĝa vojo).

Iv. Ĥmelnoj.

Noto: Tiun ĉi artikolon K-do Ĥmelnoj verkis speciale por «S-ulo» por ekscii, ĉu vere esperantistoj povas presigi artikolojn en eksterlandaj gazetoj. Ĉar poste li komencos presigi niajn peresperantajn artikolojn, estas grave por vi, vidi lian artikolon presita.

P. Kirjuŝin.

— pàgina 5 —

Tago el la vivo de senlaborulo

Ĉu senlaborulo ankaŭ povas raporti pri sia laborado? Nu, se li estas laborista esperantisto, certe. — Mia profesio estas (aŭ pli bone estis) metallaboristo, depost mia 14-a jaro. La malbenita milito unue senlaborigis min. Due mi fariĝis senlabora, ĉar — mi tro ofte diris la veron! Jes, Gek-doj, vi scias bone, ke kapitalistoj ne volonte aŭskultas, se

[BILDO p.5 | 9,21,33,43] Portreta foto de viro kun lipharoj, en malhela jako.

Bruno Siegert (1851).

iu parolas pri ĉi tiu aĵo. Mi de kvar jaroj, preskaŭ, estas sen laboro, ĉar la entreprenistoj en nia urbo kaj ĉirkaŭaĵo ne volas permesi mian restadon en siaj laborejoj. Mi estis maldungita pro «politiko dum laborado!» Pro tio preskaŭ ĉiutage mi nun laboras tiamaniere: Je la 6-a ellitiĝo ktp. Je la 8-a irado al «Labor-Oficejo», por anonci: jen, mi vivas ankoraŭ! Poste mi iomete promenadas tra urbaj promenejoj, ofte sola, iufoje kun miaj infanoj. De la 9-a ĝis la 12-a mi hejme legas, skribas, tradukas aŭ studadas gazetojn, librojn kaj broŝurojn en germana aŭ esperanta lingvoj. Je la 12-a mi «tagmanĝas» kun miaj familianoj. Poste mi iome estas patro kaj edzo inter miaj familianoj. De la 14-a ĝis la 17-a mi denove laboras, kiel antaŭtagmeze. Je la 17-a alvenas poŝtisto, alportante poŝtaĵojn. Nun mi estas en Esperanto-Lando dum unu horo! Tiu ĉi horo estas plezuro aparta por mi, ĉar dum ĉi tiu tempo mi sciiĝas pri multe da novaĵoj el eksterlando. — Je la 18-a: vespermanĝo. Poste mi ofte foriras en esperanto-kurson aŭ pliperfektiĝ-lecionon de nia Esperanto-Grupo. Je la 23-a mi venas hejmen kaj enlitiĝas. Ofte ankaŭ publika aŭ por laborista kunvenoj postulas mian tempon. — Dimanĉe mia familio ekskursas en ĉirkaŭaĵon de nia urbo. Do, la «granda subteno» por senlaborulo (el urbkaso!) ne permesas grandan elspezon por plezuro! Pro tio mi ne plu skribos pri ĉi tiu punkto. Mian edzinon mi ne forgesu! Ŝi helpas porti mian sorton, kiel bona Kamaradino. Ankaŭ ŝi helpas akceli esperanton. Estas eble, ke tago el mia nuntempa vivado ne estas tre interesa por vi, Gek-doj. Do, eble alia senlaborulo raportos pli interese. Mi ĝojus pri tia raporto.

Bruno Siegert, gvidanto de Esperanto-Informejo, Schweidnitz, Germanio.

★

Semajno el la vivo de sovetia terkulturisto

Tago komenciĝas. Min vekas kriado de kokoj, kiu flugas trans tuta vilaĝo. Mi vidas kiel en fendoj de grenejo, kie staras mia lito, penetras helaj sunradioj. Ankoraŭ estas frue. Min denove kaptis dormo kaj subite mia konscio akceptas ian laŭtegan krakadon kaj zumadon, ĝi tuj forpelas mian lastan dormemon kaj fine mi komprenas, ke ĉi tie oni preparas traktoron¹) por plugi kampon. Mi ellitiĝis, estas la sesa horo matene. Min lavinte, mi iras ĝardenon. Laŭ vilaĝa strato laŭte bruante preterpasas traktoro kun plugilo sin direktanta al kamparo. En la ĝardeno estas malvarmeta, pura aero, sur foliaro de fruktarboj, tomatoj, tabako, pipro ktp. briletas sunradie gutoj de roso. Ĉirkaŭ du horoj mi laboras en la ĝardeno kaj dume vidas kiel mia fratino pelas bovinojn al brutaro. Bovinaro muĝante direktiĝas sub la gvido de paŝtisto al herbejo. Fine patrino min vokas matenmanĝi. Post matenmanĝo kaj tetrinkado, en kiu partoprenis tuta nia familio el 8 personoj,

[BILDO p.5 | 36,50,59,72] Portreta foto de junulo kun kaskedo.

V. Pisarev (6279) 20-aĝa.

mi iras al mia skribtablo kaj min okupas pri librotenado, kiun komisiis al mi nia vilaĝa «Traktora kompanio». Post dutri horoj mi aranĝas esperantan lecionon por la fratino kaj ŝiaj du amikinoj. Ĉi lecionojn ni aranĝas trifoje dum semajno. Kelke da horoj restintaj ĝis tagmanĝo mi denove uzas por laboroj en nia mastrumo. Kun mia patro, geonkloj kaj fratino mi zorgas pri terpomkampo, ĝardeno, legomĝardeno ktp. Proksimume je la unua horo posttagmeze estas tagmanĝo. Postsekvas unu horo de ripozo kaj denove komenciĝas diversa terkulturista laboro ĝis la vespero, interrompata je la kvina per teotrinkado. Vespere je la naŭa estas vespermanĝo kaj poste dormo.

Dimanĉe ĉiuj ripozas. Junularo vilaĝa promenas en arbaro, herbejo, aranĝas ludojn, vizitas popoldomon en najbara vilaĝo por rigardi spektaklon aŭ aŭskulti radioricevilon. Se dum semajno mankis tempo, dimanĉe kunsidas Vilaĝsoveto, komsomolĉelo ktp. Aŭtune estas malfacila rikoltado. Vintro estas pli trankvila tempo por vilaĝanoj. Frue ellitiĝante mi iras nutri kaj prizorgi la brutojn. Poste, je la oka sekvas matenmanĝo, legado de libroj, ĵurnaloj, riparo de iloj mastrumaj. Vespere mi iras en lernejon por partopreni en la laboro de «Ruĝa anguleto» — klubejo vilaĝa, kie funkcias vintre rondetoj: esperanta, ĵurnalista, mastrumvilaĝa ktp., kie ekzistas biblioteko.

V. Pisarev (6279), Vilaĝo Urunok (Dolgoje).

¹) Benzina memmoviĝanta maŝino por plugado.

★

EL GERMANIO

Eksiĝoj ĉe eklezio

Malgraŭ la laborego de pastroj katolikaj kaj evangeliaj, la aro de eksiĝintoj kreskadas. «La proletaj liberpensuloj estas nia plej grava malamiko!» Tiun frazon oni ofte aŭdas inter anoj de eklezio. Eĉ oficialaj statistikoj raportas nur la eksiĝojn ĝis la jaro 1923, ĉar en 1924—1927 la aro de «sendiuloj» pligrandiĝis senfine! La «Eklezia raportlibro por germana katolikaro», eldonita somere 1925, raportas, ke la statistiko ne estas senerara. Ĉiuj idoj de la eksiĝintoj ne estas enkalkulataj en la raporto! Jen, legu:

en 1919: 33 842 «forlasis nin»
1920: 44 704
1921: 40 447
1922: 24 500
1923: 18 074
entute: 161 567 personoj

Oni devas aldoni ankoraŭ la nombrojn el la urbegoj Hamburg kaj Bremen. Ili ne ekzistas en ĉi tiu statistiko. La verkisto de la libro prikalkulas jene: de 1908—1918 okazis 130 000 eksiĝoj; de 1919—1923 eĉ 1 017 000! Do, sume 1 147 000 «ŝafidoj» forkuris el evangelia eklezio. — Nun, ni kalkulu ambaŭ nombrojn: 161 567 kaj 1 147 000 eksiĝoj, de 1908—1923; jen 1,3 milionoj! Aldonu ankoraŭ la duoblan sumon de «sendiulaj infanoj». Poste preskaŭ triobla sumo estiĝas!

La «Jarlibro de ev. eklezio» raportas jenan interesan fakton: en 1914 estis 4263 personoj, studantaj teologion; en 1924—1925 nur 1835! SAT-anoj! Ankaŭ vi ne forgesu: Nia malamiko estas la eklezio! Ĉar ĝi ŝmiraĵon metas ĉirkaŭ la cerboj de niaj idoj, por ke la kapitalisto

— pàgina 6 —

havu bonan, pian servistaron! Pro tio, eksiĝontoj en ĉiuj eklezioj, forlasu la pastraron! Liberigu vian menson kaj estu liberaj homoj inter liberaj homoj!

(Laŭ «Arb.-Ztg.», Breslau.) (1851.)

* * *

Sana stato de la germana popolo

Antaŭ nelonge la germanaj parlamentanoj ricevis registaran dokumenton pri la sanaj rilatoj en Germanio en 1925. Ĝi tute ne enhavas ĝojigajn sciigojn, kvankam en la citita jaro ne regis tiel ega senlaboreco, kiel en 1926!

La nombro de la naskiĝoj estis 15,6 promiloj de la loĝantaro (1924: 16,3). Pri la morteco de la suĉinfanoj la dokumento diras, ke ĝi iom plimalaltiĝis, sed tamen pli multnombre okazis ol en aliaj eŭropaj landoj. Granda estas ankaŭ la nombro de la virinoj, kiuj malsaniĝas je siaj seksorganoj kaj akuŝfebro. En la priraportita jaro mortis 7000 virinoj de tiuj malsanoj, kio estas — laŭ la statistiko — la kaŭzo de artefaritaj abortoj. La lasta ja certe estas la sekvo de ekonomia mizero kaj krom tio ankaŭ la plivastigata virina laboro en fabrikoj kulpas.

La loĝeja mizero daŭras kaj eĉ pliakriĝas en kelkaj regionoj, tiel plue subfosante la popolan sanecon. La nombro de la tuberkulozuloj entute iom plimalaltiĝis, sed en kelkaj regionoj, ekz. en Bavario, plialtiĝis. (En 1926 ĝi certe tre altiĝis.) La infekteblaj seksmalsanoj laŭdire iom plimalmultnombriĝis, ĉefe ĉe la viroj. Sed aliflanke ĉi teruraj malsanoj ekkaptas nuntempe ofte infanojn (pro la loĝeja mizero). Plialtiĝis la nombro de la spiritaj kaj psikaj malsanuloj, sekvo de la plialtigata uzado de alkoholaĵoj. Ekonomia mizero kaj longa labortago ja multajn laboristojn pelas al la sola konsolo, la alkoholo. Ne mirinde do, ke la nombro de la sinmortigoj ege pligrandiĝis, ĉefe en la industria lando Saksio.

Plej malbona estas la saneco inter la infanaro. Kaŭze de nesufiĉa nutrado la laboristaj infanoj grandnombre suferas je rakito kaj skrofoloj. (En laboristaj kvartaloj ĝis 30 procentoj de la infanoj havas tiujn malsanojn.) Ankaŭ la lernejaj kuracistoj konstatis ĝeneralan malfortecon de la infanoj.

La registara dokumento resume diras, ke ekzistas sufiĉe da bonaj nutraĵoj kaj alvokas la «kompetentulojn», zorgi por pli bonaj ekonomiaj cirkonstancoj, por ke denove pliboniĝu la saneco de la malriĉa popolo. La Proletaro scias, ke ne la bonvolo de la «kompetentuloj», sed nur la unuigita potenco de la Laboristaro alportos bonstaton kaj sanon al ĉiuj! Chemnitz-ano (3018).

★

Reboniga Agrikultura Kolonio por malliberuloj apud Kurgan (Uralo).

Proksimume 27 km. de Kurgan troviĝas reboniga kolonio (granda eksburĝa bieno) en kiu vivas kaj laboras nun kamparanoj-krimuloj, kondamnitaj je malliberejo pro diversaj krimoj. Ĉefa tasko de la kolonio estas instruadi la malliberulojn-kamparanojn: kiel pli bone kaj profite ili povas aranĝi siajn kamparanmastrumojn. Ĉiuj kondamnitoj volonte laboras kaj studas. Nun en la reboniga kolonio laboras proksimume 150 malliberuloj. Sub la gvido de agronomo ili kulturas teron kaj laboras en negranda ĝardeno. Dum la nuna jaro en la kolonio estas kulturitaj por semaĵo 4941 hektaroj. Estas semitaj: tritiko, sekalo, aveno kaj aliaj gramenacoj. Por ĉiuspeca agrikultura laboro la kolonio havas tri traktorojn kaj 50 ĉevalojn. En la kolonio estas ankaŭ propra klubo. Neniaj incidentoj okazis ĝis nun ĉe la loĝantaro de la kolonio, malgraŭ ke inter la krimuloj estas mortigistoj, ŝtelistoj ktp. En eŭropaj „kulturaj» landoj malliberuloj kutime suferas severajn turmentojn, ne parolante pri politikaj malliberuloj, kiujn ili tie eĉ ofte esplorturmentas. Tute male en Sovetio. La vivo de la kondamnitoj en la supre-priskribita reboniga kolonio montras klare la diferencon. Ĉi tie oni tute ne punas malliberulojn, sed rebonigas, kutimigante ilin al konstanta laboro. Rezulte la plimulto da krimuloj, fininte sian pun-templimon, revenas hejmen jam kiel homoj ne danĝeraj, sed utilaj por la socio.

El ĵurn. «Krasnij Kurgan» esperantigis Zirjanov (3930).

Sovetlandanoj! Se vi petas respondon de la Administracio de SAT uzu la laste eldonitajn oficialajn poŝtkartojn de via ŝtato kun respondo.

Moralo kaj Socialismo

de B. Mihaleviĉ

Ekde la 14-a majo — de la unua konversacio kun marŝalo Pilsudski tuj post la kapitulaco de belvedero (palaco, kie loĝas la prezidanto de pola respubliko: trad.) oni komencis ĉe ni en Polio «moraligi». La antaŭaj registaroj estis «morale» pereigitaj, la pola ŝtato estas morale falinta, oni devas stariĝi kontraŭ nova «morala» vivo, la «armita marŝo» estis «morala revolucio». La vorto moralo ne foriĝas de la lipoj de la iniciatintoj de la renverso, per moralaj argumentoj oni klarigis la kaŭzojn de la maj-okazintaĵoj kaj oni volis likvidi ilin per morala programo.

Ni, socialistoj, parolas tre malmulte pri moralo, malofte ni uzas en politiko etikajn nomojn. Sed ne pro tio, ĉar ni, Marksistoj facilestimas moralon kaj etikon, ne pro tio ĉar ni estas «amoralaj», ne adaptas etikajn motivojn. Male. Ni konsideras nian idealon pri Socialista Socio kiel la plejegan moralan leĝon de nia tempo, la homara solidareco kiel la plejaltan etikan principon. Kaj jen pro tio ni havas tian indignvolon al vortoj pri moralo, al abstraktaj etikaj principoj.

Ĉar moralo, etiko, bono kaj malbono, honesteco kaj malhonesteco, — ĉio ĉi estas ne memstaraj eternaj por ĉiuj homoj kaj por ĉiuj tempoj utiligeblaj leĝoj. Ili estas devenigitaj kaj difinitaj per la ekonomiaj cirkonstancoj en kiuj la homaro vivas, per la sociaj rilatoj, kiuj estas enfiksitaj inter la klasoj.

En socialista socio, ekzemple, la plej alta leĝo de la hodiaŭa mondo «ne ŝtelu!» fariĝos simpla sensencaĵo, ĉar malaperos la sociaj kaŭzoj, devigantaj iun forpreni de aliu lian havaĵon.

Kontraŭe, iĝas en la nuna mondo de privat-propraĵo kaj kapitalistaj profitegoj ĉiuj «moralaj leĝoj», kiuj sonas tiel akre kaj klare, malplenaj vortoj, paperaj leĝoj, kiujn ĉiuj havas sur la lipoj, sed uzas ilin malofte praktike.

Certe ŝtelas ne ĉiuj en estanta mondo naztuketojn (ne profitas!) kaj ne mortigas siajn parencojn (ja ekzistas malliberejoj!), sed oni devas esti politika suĉinfano, aŭ lerta hipokritulo por paroli serioze pri tio, ke en la nuna mondo oni asertas ĉiujn ŝtelaĵojn kaj rabaĵojn kiel krimojn.

Vere, la perceptoj pri ŝtelo kaj rabo kunprogresis kun la progreso de la kapitalista ŝtato. Ili estas skulptitaj kaj poluritaj, sed esence, efektive ne estas forigitaj de la publika vivo de la hodiaŭa mondo.

Kaj pravaj estas la advokatoj de la antaŭa «leĝa» registaro de Ĥjena-Piast (la plej reakcia konservativa partio en pola sejmo, kiu konsistigis la registaron de Vitos renversita de marŝalo Pilsudski dum la maj-ribelo. Trad.), kiam ili skribas, ke en ĉiuj regionoj de Usono ĝis la plej malgranda ŝtateto en Eŭropo estas la moralo tre difektata en la ŝtatvivo.

Oni ŝtelas, koruptas, rabas civitanojn. Ĉar la fundo de la kapitalista ŝtato sinapogas sur egoismo, privat-interesoj, por ebligi al si grandparte elsuĉi pli kaj pli multe de la melkata ŝtat-bovino.

Unuj faras tion cinike, malnoble, malkaŝe, aliuj lerte, kaŝe, noble. Unuj kaptas tion por si mem, por la propra familio. Aliuj por la tuta klaso, por la kapitalistoj ĝenerale, por la granda familio de ĉiuj sataj kaj riĉaj.

Ĉu ne scias ĉiuj novaj modernaj moral-predikantoj, ke en la okuloj de laboristoj estas «senmorale», kiam oni forprenas de ili la lastajn pesojn, restiĝintaj de la malfacilega laborado kaj per tio oni «faciligas» la kapitalistojn kaj bien-posedantojn, ke ili povu elspezaĉi plie milojn por siaj «leĝaj» edzinoj kaj fi-amatinoj, diboĉi en drinkejojn kaj forkartludi milojn.

Aŭ ree, ke ĉiuj magnatoj kaj kapitalistoj, konservativuloj, liberaloj, dom-

— pàgina 7 —

posedantoj kaj manufakturistoj opinias senmorale, kiam la laboristoj volas havigi al si pli por sia laboro?

Tio estas la ĉefaĵo. En la nuna tempo de akuta klas-batalo, kiu iras maldolĉege en la tuta mondo estas neniu moralo, neniu konkreta etika principo, por ĉiuj utila. Estas moralo de riĉuloj kaj satuloj, moralo de kapitalo kaj laboro.

Kaj pro tio oni ne povas operacii en soci-politikaj demandoj per ĝenerala «moralo» per abstrakta «honesteco». Oni devas klare diri: pri kia «moralo» estas parolate, ĉu pri la moralo de kapitalo, kiu rabas kaj manĝegas kiel vulpo kaj kaŝiĝas dumfare en ŝaffelo, ĉu pri la moralo de laboro, kiu konsideras privat-propraĵon kiel ŝtelaĵon, kiu predikas solidarecon inter ĉiuj laborantoj kaj batalon kontraŭ parazitoj.

Kaj ĉar ankoraŭ estas neniu firma percepto pri moralo (kaj malestos dum la homaro estos dividata en kontraŭaj klasoj) ni ne havas konfidon al tiuj, kiuj evitas en politiko klarajn soci-politikajn programojn kaj volas ilin ŝanĝi per «moralaj» vortoj.

Ĉar tio mem estas ankaŭ programo — programo kontraŭ la klara «moralo» de laborista klaso.

Eljidigis [?] Max Ŝpetrik (5323).

Stato de l’ fervojistoj en la distrikto Kassel

La fino de l’ mondmilito kaj la per Daveskontrakta provo, kiu intencas solvi la demandon pri la kompenso de l’ mondmilito, ege influis la ekonomian, socian kaj leĝan pozicion de l’ germana Laboristaro fervojista. Ĝis 1924 estis la germanaj fervojoj sub ŝtata administrado. Sekve de la efektivigo de la Daveskontrakto tio estis aliigata laŭ «germana regna leĝo», en «privata akcia entrepreno». Ties akcia kapitalo konsistas el 15 miliardoj germ. markoj, nome 13 miliardaj akcioj el unua eldono kaj 2 miliardoj privilegiitaj akcioj. La akcioj de l’ unua eldono troviĝas en regna posedo germana. Krom tio la fervojoj estas ŝarĝataj kun 11 miliardoj da fervojaj obligacioj, kiuj estas disponataj al la kreditantaro (Entente) de Germanio. La rentigo kaj amortizo de ĉi kredito estas regulita laŭ plano, kiu celas ke ĉi kredito estu amortizota ĝis 1964. Komence de 1925 estos pagenda 1 miliardo ĉiujare. Tio estas po kapo de Laboristaro fervojista 1400 mk.¹), sumego, kiam oni pripensas, ke la meza jarsalajro de fervojista laboristo estas 1600 mk. La regnaj fervojoj do fariĝis gravega objekto de l’ reparacio. Ili estas ŝarĝitaj per 26 miliardoj, dume la ceteraj industrioj tutaj nur per 5 miliardoj. Unua instanco de l’ fervoja regna entrepreno estas la administra konsilantaro, kiu estas okupata per reprezentantoj konataj de l’ germana kaj eksterlanda entrepreno.

¹) 1 mk germ. = 0,24 Dol.

La salajroj, laborkondiĉoj, libertempo ktp. estas regulata pere de tarifkontrakto inter sindikatoj kaj administracio. La laboristoj estas dungataj laŭ ilia speca okupo. Ekzistas 7 salajrogrupoj: 1—3 grupoj enhavas specialistojn kaj 4—7 grupoj manlaboristojn. La horsalajro por la grupo 3 (specialistoj) sumiĝas je 68 pfenigoj¹) kaj por laboristo el salajrogrupo 6 (simplaj laboristoj) 55 pfenigoj. Laŭ kontrakto okupataj laboristoj, precipe tiuj en la metiejoj, pligajnas proksimume 20 procentojn. Samtempe estas pagataj familiaj aldonoj, por la edzino kaj ĉiu infano 27 pfenigoj potage. La tutsalajro de specialisto en grupo 3 kun edzino kaj infano sumiĝas je 45 mk. posemajne, de nespecialisto kun edzino kaj 1 infano 36 mk. posemajne. La cetero estas kotizoj socialasekuraj kaj salajroimposto. Por havigi skalon de l’ salajra aĉetpovo, ĉi sekvas la prezoj de kelkaj vivrimedoj gravaj. Po kilogramo da:

lardo 2.80 mk.
butero 4.— „
pano (sekala) 0.42 „
terpomoj 0.10 „
porkaĵo 3.— „
bovaĵo 2.80 „
paro da ŝuoj 18.— „
litro da lakto 0.28 „
1 ovo 0.12 „
loĝejo (duĉambra) pomonate 30.— mk.

La suprenomitaj salajroj valoras por la urbo Kassel. Ekster tio estas la regna teritorio koncerne la salajran altecon dividita en 3 ekonomiodistriktoj kaj ĉi lastaj refoje en 5 lokaj kategorioj (klasoj). Do estas la salajroj de fervojistoj tro diferencaj. La administracio kredas per la sistemo de l’ salajrodiferencoj malfortigi la solidarecon interne de l’ tuta fervojistaro.

La ceteraj difinoj materiaj de l’ tarifkontrakto rilatas la garantion de libertempa permeso sen interrompo de salajropago, pago por festotagoj kaj pagogarantion dum labora preterlaso, kiun kaŭzas ordigo de personaj aferoj gravaj. La nombro de laborjaroj reguligas la libertempon. Estas kalkulataj minimume 3 kaj maksimume 18 tagoj da libertempo. Sep el la dumsemajnaj festotagoj jare estas pagataj. Kiel gravaj aferoj personaj, por kiuj dum laborpreterlaso la salajro estas garantiata, valoras ekzemple: enterigo de geedzoj, de gepatroj aŭ infanoj kaj doktora kuracado de la laboristo dum la labortempo.

¹) 1 Dol. = 420 pfenigoj.

La labortempo estas 9 horoj tage, ekskluzive la paŭzoj. Ni seninterrompe laboras de la 7-a h. antaŭtagmeze, ĝis la 16,45-a posttagmeze. Granda parto de la Laboristaro, kiu funkciadas en ceteraj servejoj, okupiĝas kaŭze de l’ labortempleĝo ĝis 12 horoj dum diversaj tagoj de l’ semajno. Al la lasta kategorio ankaŭ mi mem apartenas.

Samkiel la ceteraj laboristoj germanaj, ni fervojistoj estas asekurataj kontraŭ malsano, akcidento, invalideco kaj senlaboreco.

La malsano – asekuro estas regulata per regna leĝo. La kotizoj estas starigataj po ²/₃ de la laboristo kaj po ¹/₃ de l’ entreprenanto. La laborista parto sumiĝas proksimume je 2.10 mk. posemajne. La asekurejoj efikas por la membro (asekurato) kaj familianoj: liberan kuracadon, senkostan prizorgon de medikamentoj kaj aliaj kuraciloj, hospitalkuracadon ĝis la 26-semajna daŭro kaj naskiĝa helpo. Krom tio subteno de l’ duona salajro por la asekurita membro dum malsanoj kies sekvoj estas senlaboro.

La kotizoj de «asekuro kontraŭ akcidentoj» same regulitaj per la regna leĝo starigiĝas sole de l’ entreprenisto. Se laboristo per metieja akcidento salajre malprofitas, tiam li ricevos dum la periodo renton respondeblan, konforme kun sia laborpovo. Procente la labormalutilo estas regulata per kuracisto konfideman kaj laŭ tio fiksata. Se laboristo mortige akcidentas, la familianoj ricevas renton, por vidvino ¹/₅ de l’ akcidentula salajro, krom tio same ¹/₅ [?] po infano.

La sumojn de invalidoasekuro poduone donas la laboristo kaj la entreprenisto. La laborista parto sumiĝas posemajne 0.70 mk. Tiu, sekve de maljuneco, malsano aŭ iu ajn kriplaĵo, ne plu estas kapabla akiri ¹/₃ de l’ sana laborista salajro, invalidiĝas. Denove atestas konfidema kuracisto, ĉu iu estas invalida. La invalidrento sumiĝas proksimume je 33 mk. pomonate kaj po infano ĝis la 15. vivjaro alpagon de 7.50 mk. Se mortas asekurato, tiam liaj infanoj ĝis la 15. vivjaro ricevas orforenton. Porvidvina rento nur estas garantiata, se ŝi mem invalidiĝis.

Krom ĉi leĝaj aranĝoj, ankoraŭ por la fervojistoj ekzistas asekuroj privataj je aldono de subvencio kaj invalidrento. La kotizajasekuron je aldono de subteno sole la laboristoj mem alportas, sed la kostojn de l’ aldonrento al invalidrento po ²/₃ la fervoja administracio. Nek la malsansubteno, nek la invalidrento devas superi la iaman salajron.

Jen kelkaj punktoj gravaj pri la ekonomia kaj socia pozicio de l’ germanaj fervojlaboristoj. Ankoraŭ restas multe da klarigoj, sed nin okupas precipe la aspiroj raciaj kaj la sur teknika progreso restantaj ŝanĝoj en la laborproceso. SAT-ano 265.

«SENNACIECA REVUO» aperos kiel triobla n-ro kaj estas ekspedata kun n-ro 152 de «Sennaciulo»

— pàgina 8 —

PETROLMILITO

Luktado de oleokarteloj por la albanaj olefontoj. La vera kaŭzo de la albana konflikto.

Kiu ne konas la cirkonstancojn, tiu rajte povas demandi, kio faris la malgrandan Albanion subite tiel grava punkto, ĉirkaŭ kiu nun jam de monatoj oni mobilizas la grandpotencojn kaj kies itala okupado aŭ neokupado kaŭzas tiom da zorgoj por la jugoslava registaro.

La respondo estas tre mallonga:

la albaniaj petrolfontoj.

Ĉirkaŭ tiuj fontoj nome daŭras la batalado, la luktado ne sole inter Jugoslavio kaj Italio. Tiuj ĉi ŝtatoj estas efektive nur la pioniroj de la grandpotencoj, kiuj jam delonge konkuras por la olefontoj de Albanio kaj ili ĵaluze rigardas la provojn de l’ unu aŭ de l’ alia por la akiro de la fontoj.

[BILDO p.8 | 22,33,83,48] Desegnita diagramo kun vico da barelojn, de granda al malgranda, sub la titolo «EN MILIONOJ DA HEKTOLITROJ»: Usono 1.169, Meksikio 238, Sovetio 61, Persio 40, Holanda Hindio 24, Rumanio 17.3, Brita Hindio 12.7, Peruo 10.7, Polio 8, Saravako 6.2, Venezuelo 6, Argentinio 5.2, Trinidado 4.9, Japanio 2.7 [?], Egiptio 1.6, Francio 0.8 [?], Germanio 0.6 [?].

Krudoleo-produktado de l’ tutmondo dum 1925: 1610 milionoj da hektolitroj.

Albanio sur la landkarto de la Balkana duoninsulo eĉ nun aspektas tiel, kvazaŭ krom nuda monto kaj aĉa tero apenaŭ estus io tie. Kun sia 30 000 km-a teritorio ĝi havas sume 60 000 loĝantojn. Nur dum la milito oni rimarkis, ke la griza albana tero kaŝas en si grandegan trezoron. Pro la multa pluvo kaj granda varmo tie la tero dufoje produktas kaj la kampmastro

dufoje rikoltas.

De tritiko, maizo, sekalo, aveno tre signifa eksporto estas atingebla per konforma kulturado, kaj ĝiaj unuarangaj kotonkampoj kaŝas en si grandegan trezoron. Pli ol 1 000 000 da ĝiaj olearboj produktas jare 1000 tunojn da oleberoj, kiujn hodiaŭ la italaj fabrikistoj tre bone utiligas. Tre riĉaj estas ankaŭ ĝiaj arbaroj. Je ĝia tabakmonopolo jam la angloj metis siajn manojn. Kvankam industrion ne havas Albanio, sed ĝi havas en la Tepelen-a valo karbon kaj en la proksimo de Korica unuakvalitan ligniton. Sed ĉio ĉi estas sensignifa kompare al la ĉefa trezoro, al la plej ĉefa valoro de Albanio, al ĝiaj petrolfontoj.

La italoj

kiel proksimaj najbaroj plej bone konas la fonton de tiu ĉi multvalora varo. Dum la okupado de Valona ili grandkvante ekspluatis la petrolfontojn je kelkaj kilometroj de Valona, sed dum sia elmarŝo ili detruis ĉiujn establaĵojn.

La grandaj petroltrustoj de la mondmerkato rapide klopodis lokiĝi ĉirkaŭ la kaŝitaj trezoroj de l’ albana tero. Ĉiu volus certigi monopolon por si. Kaj jen, viciĝas la Anglo-Persian Oil Comp. (Angla-Persa Oleo-Kompanio), la usona Standard Oil Comp., la Itala Ŝtatfervoja Kompanio, fine la franca «Crédit Général des Pétroles» (Ĝenerala Kredito de la petroloj). La konkurantoj ne multe hezitis kaj efikigis la plej diversajn influojn por kapti almenaŭ parton el la ĉasaĵo. Ĉiu tiu petrolbatalado daŭris kvar jarojn kaj nun jam grava krudoleo-produktado estas en Albanio parte de supremenciitaj kompanioj, etendiĝantaj sur grundo de 32 000 ĝis 50 000 hektaroj.

La plej grandan sukceson havis ĝis nun la Anglo-Persian Oil Comp., kies unu fonto produktas tage ne malpli ol 400 tunojn da krudoleo. La grandkapitalo jam tre frue ekkonis la grandan signifon de la krudoleo kaj ne estas hazardo, ke la plej grandaj entreprenoj de la tutmondo estas krudoleo-entreprenoj. La Standard Oil Comp., mamutentrepreno de Rockfeller (Rokefeler), estas la plej granda. Jam antaŭ la milito ĝi kontrolis 91% de l’ amerika petrolproduktado. Ĝia jara pura profito jam en 1905 estis 80 000 000 dolaroj. — En Eŭropo la «Niederländische-Petroleum-Gesellschaft» (Nederlanda Petrola Societo) estas ne nur la plej granda petrolkompanio, sed dume la plej potenca entrepreno de Eŭropo. En 1890 ĝi fondiĝis kun fundamentkapitalo de 1 000 000 hol. guldenoj kaj ĝia nuna fundamentkapitalo estas ne malpli ol 600 000 000 hol. guld. Nenio estas pli natura ol tio, ke ĉi tiuj gigantaj entreprenoj prosperigas siajn grandegajn profitojn ankaŭ politike.

Komence de 1890 la amerika Standard Oil Comp. diktis ankaŭ sur la eŭropaj merkatoj. Vane eksperimentis kontraŭ ĝi la pli-malpli grandaj amerikaj produktantoj, la unua iom post iom mortkonkuris ĉiujn. El ĝia monstra enspezo facile sufiĉis, se dum monatoj, eĉ jaroj, senprofite eĉ kundeficite ĝi vendis la krudoleon, kiam temis pri neniigo de la ekaperinta konkuranto.

Sed en 1892 ĝi trovis danĝeran konkuranton:

La Nobel- kaj la Rothschild-firmoj

kuniĝis por la ekspluatado de la rusaj petrolfontoj kaj ili laŭgrade elŝovis la Standard Oil Comp.-on el Eŭropo, eĉ jam kelkloke ankaŭ ekster Eŭropo ili ekkonkuris kontraŭ ĝi. La luktado ne daŭris longtempe, ĉar en 1895, post forta batalo, interkonsentis la du grandaj krudolegrupoj kaj je la kosto de la konsumanto faris kartelon la Standard Oil Comp. kun la unuiĝinta Nobel-Rotschild-firmo.

Sed la ĝojon por paca ekspluatado de l’ merkato, embarasis la «Deutsche Bank» (Germana Banko) en 1898, kiu unuiĝinte kun la «Wiener Bankverein» (Viena Banksocieto) fondis la trian petrolan mondgrupon por la ekspluatado de la rumaniaj petrolfontoj. Ĉi tiu estis la Steaua Rumana.

Krom tio ankoraŭ 13 tre signifajn petrolentreprenojn fondis Deutsche Bank en ĉiu plisignifa lando de l’ mondo.

Dume fondiĝis la granda angla petrolsocieto: La British Petroleum Comp. (Brita Petrol-Kompanio) kaj ĉi tiu tre signifa interesgrupo unuiĝis kun la societo de la Deutsche Bank kaj ili fondis la Eŭropan Petrolan Union en Bremo, kiu nun jam kun unuiĝinta forto ekbatalis kontraŭ la Standard Oil Comp. Sed ankaŭ la konkurado de Eŭropa Petrola Unuiĝo ne daŭris longtempe kaj en 1907 fondiĝis nova granda kartelo inter la Eŭropa Petrola Unuiĝo kaj Standard Oil Comp.

Tiu ĉi estas la plej granda kartelo, kiu iam ekzistis en la historio de l’ mondekonomio.

La mondmilito por iom da tempo ŝanĝis la situacion. La rumaniaj kaj galiciaj petrolentreprenoj de l’ Deutsche Bank transiĝis en la manojn de l’ entento. La Steaua Rumana fariĝis posedo de angla kapitalo.

— pàgina 9 —

VIRINA FAKO

La virino en la industrio

La iniciaton al ĉi-tiu temo donis al mi interparolado en la tramo, kiun mi iam matene travivis. Mi renkontis la iaman majstron de mia edzo, kiu demandis, ĉu li havas laboron? Kiam mi respondis: Ne! li rediris al mi: Vi, virinoj estas mem kulpaj je tio, ĉar vi ja anstataŭas la virojn en la laborejoj kaj forprenas al ili la okupojn kaj la salajron. Pri ĉi-tiu frazo mi meditis kaj demandis min: Ĉu li eble pravas?

Kial laboras la virinoj? Mi opinias, ke multaj kaŭzoj ekzistas, kiuj devigas la virinon iri en fabrikejon. Sendube la mondmilito pasinta estas la plej grava el tiuj kaŭzoj, ĉar pro la foresto de la viroj, la fabriklaboro estis devo por la virinoj. Kaj poste, kiam multaj ne revenis, kion volis fari la virinoj? Ili devis labori, salajri por ne malsatmorti kun siaj idoj.

Alia speco estas la ina fraŭlo, kiu estas sola kaj memstara, kaj devas zorgi por siaj nutraĵo, loĝejo, vestaĵo ktp. (Sed mi kredas, ke tiuj inaj fraŭloj ne estas pli kapricaj ol la viroj.) Sed kial ekzistas tiom multaj fraŭloj inaj? Ankaŭ la mondmilito estas la ĉefkaŭzo, ĉar ĝi postulis kelkajn milionojn da mortintoj sen la kripluloj. Ĉi-tiu ege malfavora fakto por la edziniĝ-kapablaj fraŭlinoj devigas ilin labori, ĉiam labori, por mem akiri la vivbezonaĵojn.

Kaj trie, ĉi-tiu estas certe la plej grava kaŭzo, la maldolĉa, frukto de la milito, ĉar sekvo de ĝi: la salajro de la laboristoj estas tro malsufiĉa eĉ por plenumi la necesajn vivkostojn de familio. Tial la edzino vole-nevole devas perlabori por forigi la diferencon inter en- kaj elspezoj. Virino, kiu vere al la viro volas esti Kamaradino, tion faras sen postulo flanke de la edzo, ĉar la ekonomia mizero kaj la konstanta krizo kondiĉas ĉi-tiun kunlaboradon. La edzo sola nuntempe ne havas la eblecon nutri sian familion hominde.

Ankaŭ jam en pasinta pactempo antaŭmilita ĉi-tiu mizero puŝis multajn virinojn, eĉ infanojn en fabrikejojn. Mi nur atentigas vin je la Erzgebirg’a ludil- kaj je la Vogtlanda punt-industrioj, kiuj estis mondkonataj pro mallaŭdataj ekspluatrimedoj kaj veraj malsatsalajroj.

Kaj nun staras la demando: Ĉu la virino estas plenvalora? Kion la virinoj postulis dum la granda revolucio (franca) pro kio ili batalis, ofte ankaŭ mortis, tio realiĝis. La viringento ne nur supreniris la eŝafodon, nuntempe ankaŭ la tribunon. Sed malgraŭ tio, la takso de la virino kaj de ŝia laboro estas ĉe multaj viroj laŭ la senco de pensmaniero mezepoka. Milionoj da viroj ankoraŭ postulas obeemon de siaj edzinoj, milionoj rigardas ilin kiel etvaloran estaĵon, devigata servi al la viro. Sed ankaŭ ĉi tiuj antaŭsuperakvegaj opinioj de multaj devas malaperi, same kiel jam multaj societaj antaŭjuĝoj de mezepoko ankaŭ malaperis.

La metio estas forprenita de la maŝino. La laboro estis dispartigata, simplaj laboristoj anstataŭas la metiistojn. Kaj la nunaj nenion posedas krom ilia laborforto (ili estas laborsklavoj), kiun ili vendas por salajro al la maŝin-posedanto. Ankaŭ la laborforton de virinoj kaj knabinoj aĉetas la kapitalistoj. Kial? Ĉar ĝi estas malmultekosta. Kaj nun iras en la fabrikejon kiel la viro. La ĉasta dommastrino ne plu ekzistas. Ankaŭ por la virino estas la mondo ŝia domo. La kapitalismo devigas la virinon partopreni je publika vivo; ĝi starigas ŝin pro la uzado en la kapitalista produkt-procedo, sur la grandan foirejon de la mondo.

Mi ankoraŭ foje devas citi, ke la akirlaboro de la edziniĝita virino estas sekvo de la malbona salajr-proporcio de industrilaboristo, kiu ne permesas sufiĉan nutrigadon de familio. Ofte ankaŭ la emo kontentigi la modestajn kulturbezonojn donas eksciton al la laboro por la virino. Sed ne nur la industri-laboristo, ankaŭ tiu de memstara metiisto kaj de malalta oficisto devas salajri. La tempo, kiam la juna fraŭlino esperis, ke la monakiro ĉesas per edziniĝo, jam longe preterpasis. Sekretaj sopiroj tiurilate apartenas en la regnon de la revo. Oni povas doni ĝin al la fabelo en kiu la princido svatigis la ŝpinistinon.

Laŭ la kalkulado je la 15-a de julio 1925 sin montras, ke inter 12½ milionoj da laboristoj estis 2¾ milionoj da inoj.

La virin-laboro ne estas hazarda, kun la milito kunigita fakto, sed la produkto de la moderna labormetodo, de la tielnomata industria ideo.

La ideo havas la sencon eluzi ĉiun laborforton kaj ĝin fari produktema. Ĉi-tiu nova labormetodo montriĝas kiel nova fonto por la kapitalisto je plivaloro. Virino kapablas pli bone ol viro por takta aŭ ritma laboro kaj tion pruvis la praktiko. La viro entute havas la meditkonstruan talenton, male la virino havas la sencon, komparebla kun fanatika ordo, por precizeco en etpartoj. La virino mem ne urĝas en la industrion, sed la industrio postulas la virinon. Filistroj kaj etburĝoj kontraŭbatalas la virinlaboron, ĉar ĝi ŝajne pezigas la laborfoiron. Vere, la situacio sur la laborfoiro, la grandeco de la senlaborulcifero ne dependas de la milionoj da virinoj laborantaj en Germanio kaj en tuteŭropo. Tion aserti signifas miskompreni la faktojn, signifas ĵeti la malpacpomon en la vicojn de la Proletaro. La situacio sur la laborfoiro estas plie sekvo de la kara aŭ malkara produktfabrikado.

La klarigojn montras al ni, ke la virino ne plu estas ekzilebla el la industrio kaj sekve de tio la viroj havu la devon estimi ilin kiel samvaloraj Kamaradoj kaj alceli, ke la amaso de laboristino ankaŭ organize estu kunigata al la laborularo. Tio nur povas okazi per aniĝo al la sindikatoj. Tie la virinoj devas batali ŝultro ĉe ŝultro kune kun la viroj, por ke baldaŭ aperu matenruĝo de pli bona sociordo, la socialismo.

El lekcio de K-dino Sonjo Schäfer-Stuttgart

* * *

Sed la germanoj ne restis longtempe sen ago kaj la politika malamo forte vivis ankoraŭ, kiam la internacia grandkapitalo jam paciĝis ĉirkaŭ la petrolfontoj. La «Deutsche Erdöl» (D. E. A.-Germana Teroleo) unuiĝis kun unu de la plej grandaj ĉeĥaj industriistoj, barono Liebig (Libig) malantaŭ kiu estas grandega franca financgrupo kaj kune kun svisa societo ili fondis kun 210 milionoj da svisaj frankoj la Internacian Petrolan Union (I. P. U.), kiu baldaŭ trovis interrilaton kun la grandega holanda grupo Niederländische Petroleum-Gesellschaft. Pere de la lasta grupo I. P. U. havas kontakton kun Shell Transport and Trading Comp., kiu en ĉiuj merkatoj de l’ mondo serĉis kaj trovis manieron por la konkuro.

Plejlastatempe la krudoleon oni dividis tiamaniere inter la merkatoj de l’ mondo, ke Shell Transport an Trading Co. provizas la azian merkaton, dum la eŭropan merkaton, escepte Holandon, havas la Standard Oil Co. kaj la rusaj produktantoj.

Tiu ĉi kartelo ja koncernas nur la prezojn kaj en prezo ili ne konkuras unu kun alia, sed des pli akra konkuro estas por la akiro de la novaj borteritorioj kaj antaŭ niaj okuloj en ĉi momento sur la teritorio de Albanio okazas senindulga luktado de l’ grandaj petrolfirmoj por la posedo de l’ albanaj fontoj.

Resumante ĉion, hodiaŭ same, kiel antaŭ la milito, estas du grandaj trustoj, kiuj havas kvazaŭ mondmonopolon: la angla-holanda trusto, kiu finance kaj politike signifas plenan unuecon kaj Standard Oil Societo, kiun politike akraj kontrastoj dividas unu de la alia, sed kiuj en des pli plena unueco estas koncerne la profitigon de l’ krudoleo.

Sendube, ke la problemo de l’ krudoleo en la saman armeon pelas imperialismon kaj kapitalismon kaj estas sen dubo, ke tiu ĉi alianco estas unu el la ĉefaj kaŭzoj pormilitdanĝeraj, kontraŭ kio ĉiu homo pensanta humane kaj socie devas konkorde serĉi la konvenan medikamenton.

D-ro Jozefo Nádaŝ. Resume elhungarigis: Kolektivano.

— pàgina 10 —

Virino en Sovetoj

La Oktobra revolucio proklamis la plenrajtecon de la virino en ĉiuj sferoj de la socia vivo. Sed nura proklamo de tiuj rajtoj ne sufiĉas; estas bezona longa kaj multpeniga laboro, por ke virinoj efektivigu reale tiujn rajtojn, kiujn ili havas sur papero.

Soveto estas la plej montriga formo, por ekmezuri la aktivecon de gelaboristoj. Tial plenan signifon por ni havas kelkaj ciferoj pri la partopreno de

[BILDO p.10 | 13,21,38,49] Foto de virino kun granda tuko ĉirkaŭ la kapo kaj ŝultroj.

Virino — membro de Soveto en Turkmenio.

virinoj en la elektoj kaj laboro de Sovetoj.

Pasintjare en 134 urboj de Sovetio (krom Leningrad kaj Moskvo) virinoj je 43,5% partoprenis en la elektoj de Sovetoj — en nuna jaro tiu cifero plialtiĝis ĝis 51,5%. Se ni prenos nur virinojn — membrojn de profesiunuiĝoj, tiam la lasta cifero plialtiĝos ankoraŭ — ĝis 64,7 %. En kelkaj urboj kaj fabrikoj la elcento de virinoj, partoprenintaj en la elektoj de Sovetoj, estas tre granda; ekz. en Vladimir, Leningrad kaj Moskvo ĝi atingis eĉ preskaŭ nekredeblan ciferon 95—100. En Leningrad la elcento de partopreno de virinoj-teksistinoj estis pli alta ol tiu de viroj (91,2% kontraŭ 89,6%).

Proletinoj estas dum la sovetelektoj aktivaj ne nur pro sia multnombreco, sed ankaŭ pro tio, ke ili aktive pridisputas la kandidatojn.

Tia estas la bildo en urboj; sed en vilaĝoj estas iom alie: tie, kun la okazoj de granda aktiveco de la virinoj dum la elektoj (ekz. en Kartvelio la elcento de virinoj, partoprenintaj en elektoj, altiĝis de 20,9% ĝis 33,5%; en Sibirio — de 20,4 ĝis 31,3%, en Uzbekistan ĝi plialtiĝis je 2½ fojoj), ni havas la lokojn, kie tiu elcento iom malaltiĝis; ekz., en Uralregiono je 8,1%, en Astraĥana gubernio — je 3,1%, en Kabarda aŭtonomia regiono eĉ je 18%, en Kirgiza respubliko de 21,2 ĝis 13,9%.

Precipe videbla estas negranda partoprenemo de kamplaboristinoj; ili apartenas al la plej malkleraj grupoj de soveta Proletaro.

La elcento de virinoj, kiuj estis elektitaj en sovetojn, donas iom alian bildon: en 154 urbsovetoj inter la membroj de sovetoj estas 23,2% da virinoj, pasintjare estis 19,5%. Sed en kelkaj sovetoj elcento da virinoj-sovetanoj restis sama aŭ eĉ iom malaltiĝis, ekz. en Leningrad de 27 ĝis 19,7, en Moskvo de 21 ĝis 18.

Pli malfacile estas doni tiun bildon en vilaĝaj sovetoj: en 6194 esploritaj vilaĝsovetoj la elcento da virinoj preskaŭ ne ŝanĝiĝis — estis pasintjare 12,5, nun restis 12,4%. La apartaj regionoj estas tamen iaokaze grandaj malaltigoj, malgraŭ la aktiveco de la virinoj dum la sovetelektoj; en Ukrainio ilia elcento entute malaltiĝis je 1,5%, en Blankrusio je 2,5%, Pskova gubernio je 2,8%.

Sovetaj, partiaj kaj profesiaj organizoj antaŭ la reelektoj de sovetoj multe propagandis inter virinaro, por plialtigi ĝian interesemon al politikaj aferoj kaj reelektoj; la rezultoj montris, ke iliaj penoj ne ĉie donis bonan efikon. Multe da laboro estas bezonata inter soveta, plejparte tre malklera, virinaro, por efektivigi ĝiajn surpaperajn rajtojn por socia aktiveco.

Minsk, Blankrusio. P. Kirjuŝin.

TRA SCIENCO KAJ TEKNIKO

Nova kuracilo kontraŭ karcinomo

Profesoro Bell, estro de bioptika instituto de l’ universitato en Liverpool, anoncis sian novan kuracilon kontraŭ la terura malsano karcinomo en la medicina akademio de Toronto. Oni scias, ke karcinomaj ĉeloj havas grandan vivenergion, enhavante pli ol aliaj materialon bezonan por rapida kresko kaj divido. Antaŭ 5 jaroj venis en hospitalon de Liverpool graveda virino en stato tute senespera. Prof. Bell injektis preparaton el plumbo kaj la virino sana forlasis la hospitalon kaj de tiu tempo havis du novajn infanojn tute sanajn. Senespereblaj pacientoj denove resaniĝis tute kaj povas regule labori. D-ro Adami el universitato publike anoncis rezultojn kaj sukcesojn. Nova preparato signifas evoluon de kuracista scienco, ĉar karcinomaj aferoj inter homoj kaj bestoj pligrandiĝas. Eksperimentoj kun hundoj, trutoj, kokinoj, kiuj ankaŭ ofte suferas pro karcinomo estas bonegaj. Ĝis nun oni ne povas diri, ĉu la malsano estas kaŭzita de parazitoj, kiel siatempe pensis Sjöbring, Adamkiewicz kaj aliaj. Certe ĝi ne estas infekta kaj hereda.

Danĝero en aero-polvo!

Urba aero plena je polvo enhavas diversajn bakteriojn de pusaj malsanoj, de tetano, tuberkulozo k. a. Tiel mi kalkulis dum mia studvojaĝo en germanaj urboj 1922:

Herrenhut je 1 m³ 8 200 polveroj
Dresden „ 286 000 „
Berlin „ 2 313 000 „
Bremen „ 1 969 312 „
Leipzig (stacidomo) „ 2 364 220 „
Leipzig (placo) „ 3 602 000 „
Bonn „ 2 632 000 „
Jena „ 3 100 000 „
Zittau „ 1 326 000 „
Rügen „ 8 200 „
Helgoland „ 922 „
Wien „ 3 932 000 „
Salzburg (Hohen-Salzburg) „ 2 320 „
(Rupertgasse) „ 1 102 „
Graz „ 12 363 „

Prof. D-ro Riedl

Viandmanĝanta Raso

Oni kutime kredas, ke multe da rena kaj sang-cirkula malsano estas kaŭzita de la misfunkcio de nitrogena metabolismo, dank al dieto tro abunda je besta proteino. Estas do interese legi raporton pri esplorado entreprenita de William A. Thomas pri la eskimoj en Norda Labradoro kaj Grenlando, kiuj sin nutras eksklusive per fiŝo kaj viando.

Li akiris sian scion el propraj ekzamenoj de la indiĝenoj, kaj el la rekordoj de danaj medicinistoj. La hospitaloj de Grenlando estas bonegaj, kaj D-ro Thomas povis uzi ne nur la laboratoriajn faciligojn sed ankaŭ la statistikojn multjarajn. La dieto konsistas el balenaĵo, rosmaraĵo, fokaĵo, ovaĵo, leporaĵo, ursaĵo kaj marbirdaĵo — ĉiujn oni preferas nekuiritaj. La eskimo ja manĝas malmulton da graso, uzante tion kiel hejtaĵon; li preferas la ruĝan malgrason kaj hepaton lasante la intestaron ĝis tempo de manko. Estas ankaŭ rimarkinde, ke en viandmanĝanta Grenlando skorbuto kaj rakito ne estas sciataj. Infanoj estas mamnutrataj ĝis ili atingos kvar aŭ ses jarojn, ĝis ili povos manĝi viandon. En Labradoro, tamen, kie la civilizacio jam instruis la indiĝenojn aĉeti manĝogrenojn kaj sekigitajn konservitajn nutraĵojn, la D-ro rimarkas, ke skorbuto kaj rakito estas ĝeneralaj.

La abundeco de somera sunlumo ne efektive ŝajnas doni protektadon kontraŭ ĉi-tiu malsano. La klarigo eble estas, ke fiŝoj kaj fiŝ-manĝantaj bestoj entenas multon da vitaminoj Caj kaj Aaj en siaj histoj.

Ĝia origino estas supozeble la maraj vegetaĵoj per kiuj la fiŝoj sin nutras. Stefannson la esploristo unua proponis la teorion, ke blankhaŭtulo povas trovi sufiĉe da besta nutraĵo en la nord-polusa maro por malebligi la malsanon.

La nekuirita felo de la blanka baleno estas kontraŭskorbuta, tiel taŭga kiel suko oranĝa aŭ banana. Tio, kion la eskimo devas ellasi, estas la manĝado de ursa hepato, kiu pro ia kaŭzo estas tre venena. Trad. el «Lancet» L. Keeton.

— pàgina 11 —

TRA ESPERANTIO

LA SIGNIFO DE NIAJ KONGRESOJ

La sepan fojon, SAT-anoj el plej diversaj mondpartoj baldaŭ renkontiĝos por diskuti pri la ĝeneralaj interesoj de la tutmonda laborista esperanta movado.

Ĉu tiuj K-doj venos kiel delegitoj? Ne. Ili reprezentos nur sin mem.

Ĉu tio ne estas bedaŭrinda? Eble. Kvankam oni povas logike argumenti, ke reale estas neeble reprezenti aliulojn.

Do, ĉeestos la kongreson nur K-doj sufiĉe monhavaj kaj ĝuantaj libertempon.

Sekve, ĉu decus, ke tiaj kongresanoj decidu je la nomo de la tuta SAT-anaro? Estas memkompreneble, ke ne.

Tamen, ĉu ne konvenas, ke ili havu la rajton kontroli la administran mastrumadon de SAT? Ĉu ne estas tute bone kaj trafe, ke K-doj el diversaj regionoj povu demandi, esplori ĉu tute normale kaj honeste funkcias la SAT-aparato?

Necesas, ke ĉiuj SAT-anoj havu la konvinkon, ke iliaj kotizoj, iliaj mondonacoj estas bone utiligataj, ke tute forestas parazitoj kaj profitemuloj el la gvidantaro kaj oficistaro de SAT.

Kontrolado ja estas necesa. Kaj evidentiĝas, ke tute ne gravas, ĉu ĝi estas farata de K-doj el Tokio, el Londono aŭ el Ĉikago. Niaj kongresoj ebligas tian kontroladon kaj tio estas nemalgrava.

La ĉiujara renkontiĝo de K-doj el multaj diversaj regionoj ebligas ankaŭ interŝanĝadon de ideoj, komparon de spertoj rilate al la propagando, instruado kaj aplikado de nia lingvo.

Niaj kongresoj havas plie tre grandan propagandan efikon. Ili ja liveras treege bonan okazon por diskonigi esperanton tra la tutmonda laborista movado. Ĉiujare ni invitas la plej gravajn laboristajn organizojn sendi delegitojn, por ke ili proprokule vidu la forton de nia movado; por ke ili per propraj oreloj aŭdu kiel bele sonas esperanto, kiel flue ĝin parolas simplaj laboristoj.

Tio ankaŭ estas grava kaj donas signifon al niaj kongresoj.

Oni ja povas bedaŭri, ke ne el ĉiu grava urbo povas veni K-do por ĉeesti la kongreson. Sed ne utilas bedaŭri kaj ĉagreni pro tio, kion oni tuj ŝanĝi ne povas.

Venos sendube la tempo, kiam, el plej malproksimaj lokoj, povos kongresanoj veturi per flugmaŝinoj tre rapide kaj malmultkoste. Dume ni devas atenti la nunan staton kaj tamen ebligi, ke SAT ne estu nura eŭropa organizo. Niaj orientaj kaj ceteraj malproksimloĝantaj anoj rajtas ankaŭ iarimede influi kaj kontroli la mastrumadon de nia Asocio. Oni ja povas bedaŭri, ke ĉiurilate niaj kongresoj ne estas decidrajtaj, sed estus laŭ mi multe pli bedaŭrinde, se SAT povus esti kulpigata je eŭropisma regemo.

La SAT-kongresoj estas decidrajtaj pri kelkaj aferoj; ili ebligas kontroladon; ili havas grandan propagandan efikon; ili ebligas renkontiĝon kaj konatiĝon de multaj K-doj el diversaj regionoj; ili do havas grandan signifon kaj utilon.

La organizantoj ne bedaŭru sian penon, la partoprenantoj siajn tempon kaj monon. — La ne-partoprenantoj ne tro ĉagrenu, ĉar ili havas la certecon, ke nenio p r i n c i p e grava povas esti findecidita sen ilia konsento per ĝenerala voĉdonado.

E. L.

[BILDO p.11 | 35,33,60,56] Portreta foto de kalva viro kun nazokulvitroj kaj malhela vesto.

K-do J. Fedorov (5199)

verkanto de fantazia romano, kies kelkaj ĉapitroj jam aperis en «S-ulo». Nia «financministro» ĉiam kun granda atento kaj ĝojo legas la ĉapitrojn de tiu romano.

K-do Fedorov estas ja fantaziulo, sed tamen avertas, ke tro impresemaj K-doj devas gardi sin kontraŭ tro facilanima «infektiĝo», t. e. ke nur tiuj, kiuj havas la firman volon fantaziumi ĝis la fino de la romano aliĝu al la «Fera Gvardio».

«FERA GVARDIO DE SAT»

Unua deko

Do, fantaziuloj rajtas festi sian propran jubileon, ili jam konsistigas 10.

Grandega nombro. Vi ridetas? Bonvolu kalkuli:

Kiel abonantoj de «Sennaciulo» ili ĉiuj egalas al 30 novaj abonantoj por unu jaro kaj 150 dum 5 jaroj.

Komparante kun SAT-kotizoj, ili ĉiuj egalas al 150 novaj anoj por jaro kaj 750 dum 5 jaroj.

Do, vi vidas, ke fantaziulaĉoj tute rajtas esti ĝojaj.

Kaj ne forgesu, ke ekzistas ankoraŭ 10 uloj, kiuj alvenos dum sekvonta monato. Tiam ili egalos al 1500 anoj dum 5 jaroj, aŭ 30 000 dum 100 jaroj.

Kaj se venos ankoraŭ 10, tiam . . . tiam ni elkalkulos poste.

Kaj dume vi aŭdas la voĉon el «lando de pendigiloj»? Tie unu fantaziulo elfosas la brikojn el sub pendigiloj kaj sendas por konstruado de l’ Turo ĝis ĉielo. Ĉu vi vidis palacon de princo S.? (Se ne, — vidu bildon en n-o 138.) Li eĉ iomete difektis sian belegan palacon por depreni la brikojn kaj disponigi por Turo.

Ĉu ne veraj fantaziuloj estas ĉi-tiuj uloj?

Atendu iomete, vi ekvidos ankoraŭ strangajn estaĵojn . . .

Unuelili.

*

Esperanto je la servo de ateismo

Laŭ komuniko de «Bezbojnik» (Sendiulo) — centra organo de Sovetia Sendiula Asocio, la 22-an de majo okazis konferenco de organizitaj sendiuloj de Zamoskvoreĉje — subregiono de Moskvo. La regiono enhavas 40 kontraŭreligiajn ĉelojn, kies reregistriĝinta en la lastaj tagoj membraro egalas 1100 personojn.

Inter diversaj diskutitaj dum la konferenco demandoj oni tuŝis ankaŭ problemon pri aplikado de esp-o por kunligo kun alilandaj organizoj de liberpensularo. La grundo por, certe, favora al nia afero decido de l’ konferenco estis jam anticipe plugita kaj antaŭpreparita per la praktika ŝtatlimspita laboro de apartaj ĉeloj de l’ Sendiul-Asocio; inter kiuj la decidigan rolon ludis sperto de No-a ĥemia bataliono (vidu «Sennaciulon» n-o 136).

Ne estas neatendite do, ke la konferenco celkonscie rekomendis al sia regiona soveto de sendiuloj estigi per esp-on kunligon de la sendiul-ĉeloj kun alilandaj samfakanoj, kiel unu el la rimedoj por plivigligo de l’ ĉela agado.

SAT-anoj — kontraŭ religiuloj, ni ne forgesu nian duflankan taskon — triumfigi esperanton kaj ateismon por la bono de la tutmonda Laborularo: do ĉiu el ni estu preta ĉiam tutforte kaj ĝuste respondigi je la bezonoj de niaj Sovetiaj Gek-doj pri sindonemaj, laborkapablaj esperanto-perantoj.

N. Fedotov (3736), Ŝaĥty.

— pàgina 12 —

Pri la gazetservo

Loka lab. gazeto «Strādnieku Avize» [?] (preskvanto 5000 ekz.) regule aperigis ĉiujn tradukaĵojn el «S-ulo» aŭ SAT-gazetservo, kiujn oni al ĝi transdonis. Kelkaj apartaj artikoloj estis senditaj kaj aperis ankaŭ en aliaj pli malgrandaj provincaj gazetoj. Grava fakto estas, ke la organo de Latvia soc. dem. partio «Socialdemokrats» en sia numero de la 12. 6. 27 inter la eksterlanda kroniko aperigis tutan vicon de kronikaĵoj pri lastaj esp. sukcesoj. Ĝis nun la redakcio de tiu influa gazeto rilatis al esp-o malfavore, kaj la aperinta artikolo estas la unua el multaj al ĝi senditaj manuskriptoj. Kredeble de nun ankaŭ tiu gazeto komencos konsideri la gravecon de labor. esp. movado kaj donos pli da spaco sur siaj paĝoj al niaj artikoloj. Tiam ĉiuj gravaj lab. presorganoj estos de ni konkeritaj.

La numerojn kun aperintaj artikoloj mi ĝis nun sendis al vi tre neregule, sed de nun, tio okazos sisteme kaj laŭ bone aranĝita ordo.

SAT 7171.

*

Ruĝa Helpo oficiale uzas esperanton por siaj internaciaj rilatoj

Ruĝa Helpo de Germanio, sekcio de Internacia Ruĝa Helpo, de nun tradukigas siajn kvaronjarajn raportojn destinitajn por eksterlandaj RH-organizoj en esperanton kaj petas ĉiujn eksterlandajn fratajn organizojn uzadi por sia korespondado la helplingvon esperanto. La tradukladon faras ĉi tieaj SAT-anoj kaj LEA-anoj.

Willi Vildebrand, Berlin.

*

Korespondado kun politikaj krimuloj en germanaj karceroj

La Ruĝa Helpo Germania petas ĉiujn eksterlandajn Kamaradojn, izolajn kaj kolektivajn, kiuj volas korespondadi kun politikaj enkarcerigitoj en Germanio, ke ili skribu en esperanto kaj sendu la leterojn por perado al „Rote Hilfe Deutschlands, Berlin NW 7, Dorotheenstr. 77-78″.

*

Kial ni portas signon?

Preskaŭ ĉiu organizacio eldonis propran signon. Tio estas natura afero. Sed nia signo — signo de esperantistoj — havas pli grandan signifon ol tiuj de aliaj organizoj kaj societoj. Ni uzas ilin ne nur kiel propagandilojn — kvankam ni ne povas tion malŝati — sed ĉefe por reciproka ekkonatiĝo kaj helpo de enlandanoj al fremduloj. Imagu: Ofte foje alvenas kien ajn alilandulo [?], parolanta mondlingve, kaj — komprenoble — serĉas personon, kiu parolas esperante (se li ne havis pli frue la okazon havigi al si la adreson). Kaj vidante neniun, kiu havas signon, certe estas malesperigita kaj pensas, ke en la lando estas malmulte da esperantistoj. Kaj, kial li ne povas trovi personon kun verda stelo? Kial? Simpla kaŭzo: ĉar niaj esperantistoj, bone parolantaj kaj kapablaj doni al li informojn en kiu ajn afero — signon ne portas. Kiam fine li sukcesis trovi iun kun signo — estas tio ordinare tiu, kiu malmulte scias, ne bone komprenas. Estas jam konata afero, ke precipe komencantoj portas signon kaj ne spertuloj. Tiel nia tuta afero estas ridindigita kaj malutiligita. Kiajn konfuzojn oni povus eviti, se ĉiu estus scianta la signifon de signo!

Gekamaradoj, portu la signon, ne hontu pro ĝi!

(5193.)

[REKLAMO p.12] Ilustritaj poŝtkartoj kun la bildo de la marko kaj afranko per la ĵus eldonita poŝtmarko mem estas rekte sendata el Moskvo kontraŭ 0,50 mk. germ. aŭ kontraŭ valoro de 2 resp. kuponoj. La Adm. de SAT.

SURSKRIBU LA STANDARDOJN ESPERANTLINGVE!

Lastatempe pluraj organizoj diverslandaj, interŝanĝinte fratece ruĝajn standardojn, surskribis la tekston en esperanta lingvo.

Ekzemple tiel agis la Georgia organizo de IRH (standardo de la Tutgermania kongreso de IRH!), Kremenĉuga Komunist-Partia Lernejo (standardo de ruĝfrontanoj de Leipzig), Kremenĉugaj «Junaj Pioniroj» (standardo de kom. infan. grupo «Karl Liebknecht» en Amsterdam (Nederlando), k. c.

Tiu surskrib-maniero bonege propagandas por la lingvo de ĉiu proleto. Ja la standardoj estas videblaj dum amasaj manifestacioj, kunvenoj, ktp. Ĝi estas bonega rimedo atentigi la laboristojn al la lingvo de l’ tutproletara solidareco.

K-doj-esperantistoj! Multaj el vi teknike plenumas la laborojn, kiuj koncernas la internacian korespondadon! Uzu la belan kaj trafan surskrib-manieron! Postulu, ke standardoj, sendataj donace al alilandaj proletaj organizoj surportu tekston en lingvo eksternacia.

Iom post iom la interproletara lingva ligilo okupu en la kolektiveca vivo de la Laboristaro la decan lokon.

Dnepruno.

*

Korekto de SAT-statistiko

Se ni rigardas sur la 29—30 paĝoj la Laŭlandan Tabelon (Statistiko de la Membraro), ni ekscias, ke SAT havas en 35 landoj, en 1059 lokoj 4530 membrojn. El ĉi tiuj nombroj ekster Eŭropo:

12 landoj — 42 lokoj — 110 membroj tio estas: — 4% — 2½%

Tiu ĉi statistiko prezentas nian SAT kiel kvazaŭ tute nur-Eŭropan organizon.

Ni tute ne havas kaŭzon elvoki tian impreson, des pli, ĉar ĝi estas erara. La eraro devenas el tio, ke Eŭropaj kaj Aziaj Sovetaj Respublikoj estas montritaj kiel unu Eŭropa lando.

Ĉar tio nek geografie, nek politike estas ĝusta, ni devas la 301 lokojn kaj 1609 membrojn montritajn sur la 29-30 [?] paĝoj de la Jarlibro dividi inter Eŭropo kaj Azio, krom tio inter la apartaj respublikoj.

Mi pensas, ke tiamaniere korektita listo prezentas valoron, estus dezirinde publikigi ĝin en «S-ulo».

Situacio de SAT

Eŭropo

lokoj membroj
Aŭstrio 47 257
Baŝkirio 3 14
Belgio 22 96
Blankrusio 15 88
Britio 44 187
Bulgario — —
Ĉeĥoslovakio 60 162
Dagestano 2 2
Dancig. lib. urbo 4 7
Estonio 6 15
Finnlando 13 41
Francio 117 289
Germanio 297 1526
Germana Sov. Resp. 2 12
Hispanio 21 96
Hungario — —
Islando 1 1
Italio — —
Jugoslavio 16 35
Karelio 2 4
Krimeo 5 13
Latvio 7 26
Litovio 17 29
Nederlando 18 68
Norvegio 10 25
Pollando 16 45
Portugalio 3 14
Rumanio — —
Rusio 176 1009
Saarlando 1 1
Svedio 23 45
Svisio 14 23
Tatario 2 7
Turkio 4 3
Ukrainio 62 409
Terorlandoj [?] 35 83
1062 4032

Azio

lokoj membroj
Abĥazio 2 2
Aĝario 1 29
Armenio 2 9
Azerbajĝano 4 18
Ĉinio 5 19
Gruzio 3 40
Japanio 11 27
Kazaĥio 4 4
Siberio 33 169
Turkmenio 4 14
Uzbekio 7 30
76 351

Afriko

lokoj membroj
Alĝerio 1 11
Maroko 1 1
Port. Angolo 1 1
Sud-Afriko 1 3
Tunizio 1 1
5 17

Ameriko

lokoj membroj
Argentino 5 17
Brazilio 2 2
Kanado 2 3
Usono 11 26
20 48

Aŭstralazio

lokoj membroj
Aŭstralio 2 2
Novzelando 1 1
3 3
landoj lokoj membroj
Azio 11 76 351
Afriko 5 5 17
Ameriko 4 20 48
Aŭstralio 2 3 3
22 104 419
Eŭropo 35 1062 4632
Entute 57 1166 5051¹)

Konkludoj: 1. SAT estas reprezentata ne en 35 landoj, sed en 57; 2. el 1166 lokoj ekstereŭropaj estas 104, t. e. 8,9% (kaj ne 4%).

El 5051 SAT-anoj ekster Eŭropo loĝas 419, t. e. 8,3% (kaj ne 2,5%).

Moskvo, 29. VI. 1927.

Paŭlo Robiĉek.

¹) Tiu ĉi statistiko estas prilaborita laŭ la Jarlibro kun ĝia aldono. Sekve la ĉiomo de membroj ne estas nune ĝusta. La ĝusta estas tiu publikigita en «S-ulo», n-o 146, t. e. 5216.

— pàgina 13 —

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Ke en Sovetio niaj K-doj laboras tre energie pruvas la arego da skribaĵoj, kiujn ni preskaŭ ĉiutage ricevas. Publikigi ĉiujn ni absolute ne povas, sed jen resuma raporto laŭ ili: En Ivanovo-Voznesensk loka ĵurnalo «Raboĉij Kraj» havas ĉiusemajnan dukolonan angulon esp-e titolitan «Voĉoj el tutmondo» kun leteroj k. kliŝoj ricevitaj el ĉiuj partoj de l’ mondo k. artikoloj eventuale el «S-ulo». Ĵurnalo «Krasnij Tl», organo de IRĤ, uzas esp-on por eksterlanda korespondo k. lokis en n-o 4 artikolojn el «S-ulo». La presorgano de Kleriga Fako «Putj Prosveŝĉenia» enhavas esp-an paĝon pri la ĝenerala esp-o-movado en kleriga direkto. — La 2-a Esp-a Konferenco Gubernia en Ivanovo-Voznesensk okazis la 28. ĝis 29. 5. 27; partoprenis el 11 lokoj 48 personoj, partiaj 13, komjunul. 5, anarkiano 1, senpartiaj 39, SEU-anoj 22, SAT-anoj 32. Inter la dek decidoj estas: ĉiu SEU-ano estu SAT-ano kaj reciproke, plifortigi interligon kun eksterlando, organizi kursojn ĉe sindikatoj k. enkonduki esp-on en la lernejojn, aktive partopreni la 10-an datrevenon de la Oktobra Revolucio. — En Kievo vigle laboras K-do Viktorov-Ĉeĥoviĉ. En aprilo li raportis pri esp-o en Brand-fabriko antaŭ 60 ĉeestintoj k. en la Laborborso antaŭ 120. — La 1. 5. 27 grupo de la 80-a lernejo partoprenis manifestadon kun esp-a afiŝo k. kantoj. Multaj esp-aj unuamajaj salutoj estas ricevitaj el diversaj landoj, el kiuj kvar estas presitaj en lokaj ĵurnaloj k. tri disaŭdigitaj per radio. De la 16. 4. 27 ĝis la 5. 6. 27 funkciis tuturba ekspozicio de internacia interligo, kun pli ol du mil ekspoziciaĵoj ricevitaj per esp-o, vizitita de 75 ekskursoj k. ĉ. 3000 personoj. Rezultiĝis grupo el 25 junkomunistoj-gvidantoj de la junpioniraj taĉmentoj. — En Krasnodar ĉiulunde kunsidoj de SAT-grupo el 10 K-doj. Loka distrikta gaz. «Krasnoje Znamja» 1. 6. 27 presigis artikolon pri la 40-a datreveno de esp-o. Loka komitato de Kompartio ekinteresiĝis pri peresp-a laboro, ekkonsiderante la lingvon kiel kondukilon de antaŭemaj ideoj kaj vero. La n-oj de 24. 6. kaj 15. 7. 27 enhavas artikolojn pri la sukcesoj de esp-o k. pri la 7-a SAT-kongreso. Oni esperas, ke la Kulturfako de la distrikta profunuiĝa Konsilantaro donos aŭtune necesan sumon por pli bona esp-o-agado. — En Kremenĉug ekfunkciis lokaj Radio-kursoj. Esp-o estas instruata kiel programa (deviga objekto). La kursoj celas prepari radio-instruistojn (por lab. kluboj, vilaĝoj, ktp.). La esp-o-kurson gvidas K-do V. Kolĉinski. Adreso: Kremenĉug, Esperanto por radiistoj). — En Leningrad esp-o progresas precipe inter la infanaro kaj lernantaro. La 20. 5. 27 dum festeno de la 5-a datreveno de pionirorganizo, estis aranĝita esp-a teatraĵo. La infanoj ludis, kantis k. deklamis esp-e kun granda sukceso. Tio estis la dua aranĝo de esp-a spektaklo; la unua okazis la 17. 4. 27 en la solenvespero de la 10-a datreveno de Zamenhof’a morto. Estis organizita ankaŭ esp-a anguleto k. murgazeto en pionirklubo de la Bazo. Ĉio estis plenumita de infanoj. La intereso estis granda, sed la nerespondo al senditaj leteroj flanke de eksterlandaj K-doj iom malvarmigas ĝin k. la fervoron de la lernantoj. — La elementa kurso de esp-o en la 41-a lernejo finiĝis per aranĝo de ekspozicio. Ĉiuj devizoj estis kolore pentritaj de gelernantoj. Murgazeto ne mankis. La ekspozicio allogis multajn vizitantojn k. estis varbitaj estontaj esp-istoj. La proletlingvo prosperas, eĉ infanoj fariĝas SAT-anoj. En Minsk okazis 3-a distrikta SEU-konferenco. En la nova distrikta komitato estis elektitaj 5 K-doj. La gazetoj presigis grandlitere la alsenditajn salutleterojn de la konferenco. — La 23. 5. 27 okazis plenkunsido de Blankrusia Centra Oficejo. Alveturis reprezentantoj el Mogilev, Byĥov k. Kojdanovo. Plenkunsido konfirmis novajn projektojn de la statuto pri distriktaj komitatoj, respublikaj komitatoj k. esp-aj ĉeloj k. rondetoj; estis reelektitaj ankaŭ sekcioj de la C. O. — Al 1. 5. 27 per SAT-SEU-OFILI estas ricevitaj pli ol 25 salutleteroj el diversaj landoj. Ili aperis en ĉiuj blankrusiaj gazetoj k. kelkaj estis disaŭdigitaj per Radio. En Radio-gazeto neesp-a aperis kune kun pola, hebrea, litova k. latva fakoj ankaŭ esp-a. Oni presigis ankaŭ la portretojn de eksterlandaj korespondantoj esp-aj. Kvar novaj gazetoj en Blankrusio komencis uzi peresp-an materialon: «Komunista Vojo», «Ruĝa Polock», «Mogileva Kamparano» k. «Soveta Vilaĝo». — Kelkajn interesajn ciferojn sendas al ni la Minska Centra Oficejo; laŭ ili dum tri monatoj estas ricevitaj 992 esp-aj leteroj, forsenditaj 991; estas presitaj en eksterlandaj gazetoj 137 artikoloj, en enlandaj (blankrusiaj) 475, gazetoj forsenditaj 404, ricevitaj 406. — Al la dua internacia konferenco de IRĤ, okazinta en Moskvo, Ivanovo-Voznesenska (Ruĝ-Manĉestera) organizo de IRĤ (MOPR) donacis standardon en esp-o. La standardon prenis reprezentanto de germana sekcio IRĤ el Berlin k. transdonis dum landkonferenco de IRĤ al Bavaria organizo. Plenkunsido de IRĤ alprenis esp-on kiel interligilon en servo de IRĤ. — En Ostrov (gub. Pskov) la esp-a movado komencas kreski ĉe la laborista klubo «Lenin». La 20-membra grupo rekomencos sian laboron en oktobro. Ankaŭ en Sebastopolo la esp-a movado rapide marŝas antaŭen. Vigle laboras la Sekcio por Internacia Korespondado, kies materialon volonte presigas du lokaj gazetoj «Majak Komuni» k. «Krasnij Ĉernomorec» — milita gazeto de ruĝŝipanoj. La lasta kelkfoje dum la semajno presigas tradukojn el «S-ulo» koncernantajn la vivon de alilandaj soldatoj k. ŝipanoj. Kamaradoj, kiuj povas verki aŭ peri tiuspecajn artikolojn, estas treege petataj helpi. La ŝipanoj k. la ruĝarmeanoj tre interesiĝis k. la 19. 6. ĉe unu bataliono malfermiĝis kursoj kun 42 p. Nun komitato de SEU zorgas organizi en ĉiuj entreprenoj k. sindikatoj ĉelojn de «Esperanto-amikoj». Tie ĉi okazis la 7-a Sindikat-Kongreso de Sebastopola regiono. La prez. de Intersindikatsoveto K-do Polkanov k. la prez. de Intersindikatkulturfako K-do Ĥarĉenko en siaj gazetaj resumoj speciale atentigas pri fortigo de tutmonda Unuiĝo de proletoj pere de esp-o k. en plano de estonta laboro konsideras tiun laboron kiel unu el la plej gravaj. — Je la memortago okaze de la 10-a datreveno de la morto de D-ro Zamenhof; en ĉiuj SEU-ĉeloj de Smolensk’a gubernio okazis funebraj memorkunvenoj. Krom tio en Smolensk mem lekciis universitata prof. K-do Ĉesalin pri «Esp-o laŭ scienca vidpunkto», kiel li en 2-hora parolado brave primokis senpripensan kritikon de reakciemaj scienculoj kontraŭ esp-o. En «Raboĉij Putj», organo de la loka kompartio, aperis 14 peresp-aj leteroj sur la 1-a paĝo anstataŭ ĉefartikolo. Dum «Vespero de Internacia Labkoro» estis sciigitaj la rezultoj de esp-a instruado en 6 rondetoj k. disdonitaj atestoj al 37 K-doj. La nombro de la «novebakitaj» esp-istoj nunjare estas ĉ. 70; al ĉiuj oni proponis SAT-aniĝi. Same en la laborista urbo Sormovo ap. N.-Novgorod la esp-a movado ekposedis firman fundamenton. La fakto, ke K-doj ellernis esp-on dum unu sola vintro pli efike agitas por ĝi ol centoj da paroladoj. Al la esp-a grupo aliĝas multaj K-doj. Dimanĉe estas aŭskultata esp-a kurso per Radio. En la Orient-Sibiria urbo Ĉita gastis Leipzig’a SAT-ano K-do Greif, vojaĝanta tra Sovetio. Li faris raportojn dum kunsido de la SAT-grupo kaj dum la inter-rondeta kunveno de esp-istoj. Li estis bone uzita por «internacia edukado» kaj propagando de esp-o ĉe la komjunula organizo. Sume partoprenis pli ol 500 p., ĉie la intereso estis tre granda. — En Novo-Sibirsk okazis en majo tuturba esp-a kunveno. Dum la lasta jaro la komitato faris 4 kursojn, eldonis 5 n-ojn de «Informilo», ankaŭ radie disaŭdigitaj, aranĝis 2 vesperfestojn k. organizis bibliotekon pli ol 100-voluman. Ĉiuj K-doj de esp-o-servo estas petataj sendi materialon por lokaj ruslingvaj gazetoj al la komisiito: K-do A. Blinkov, Mostovaja 22, Novo-Sibirsk, Sibirio, USSR.

*

KOREKTOJ EN LA JARLIBRO

Kiel ĉiam la diablo de la preseraroj ne estas forpelebla kaj pro tio okazis kelkaj gravaj preseraroj en nia Jarlibro. Sed ankaŭ la K-doj mem ofte kulpas pri tiuj eraroj, pro ne zorge skribitaj adresoj. Ankaŭ flanke de la Administracio oni ne enmetis kelkajn adresojn, kiuj pro tute naturaj cirkonstancoj ne estas viditaj de la kompilinto. Ni nur citas la gravajn erarojn, la malgravajn oni facile mem povas korekti.

Paĝo Linio
47 29 anstataŭ Carfield legu Cardiff.
48 3 „ Kornton legu Thorton.
74 2 „ 152 legu 162.
95 12 „ Ritopeŝki legu Ritopeĉki.
142 15 „ Pjatikov legu Pjatakov.
158 27 „ Harries legu Harris.
158 27 „ Sieke legu Syke.
180 28 „ 1801 legu 1891.
186 10 „ 6. legu 4.
191 „ post la linio 38, sekvu linio 41.
201 4 „ Nikolaev-Ukrainio, legu Nikolaevsk, gub. de Stalingrad.
208 linion 15 tute forstreku.
255 41 „ Nixegorodova legu Nijegorodova.
259 14 „ Baldis legu Balodis.
259 15 „ loĝ. legu dz.
262 26 „ Pankleev legu Panteleev.
314 35 „ Morozov legu Merlin.
314 36 „ Podvolnaja legu Podvalnaja.

Jenaj adresoj estas aldonendaj:

2 Freiburg i. Br. (Germanio) Pasiva 8433 K-do Stolz, Albert, filmoperatoro, Kandelstr. 12.

4 Langenberg, Post Langenberg-Falken (Germanio) 8877 K-do Friedrich, Kurt, ĝantfaristo, n-o 47.

6 Leeds (Britio) 8048 K-do Burbey, Louis, tajloro, Mason St. 30.

6 Riga (Latvio) Pasiva 9271 Org. Latvia Laborista-Esperanto-Societo.

3 Wien (Aŭstrio) 4683 K-do Kacimbersky, Johann, kompostisto, Märzstr. 58/30, 14.

3 Zagreb (Jugoslavio) 2791 K-do Zupančič, Miroslav, komizo, Kustoŝya, 52.

[REKLAMO p.13] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

— pàgina 14 —

Prikongresaj proponoj kaj diskutoj

SAT kaj BLEA

La interrilato inter SAT kaj nia brita lingvo-regiona laborista propagandasocio plejparte funkcias bone kaj amike. En ĉiu cirkulero kaj en niaj propagandaj folietoj kaj artikoloj ni ĉiam reklamis pri SAT. La SAT-anoj ankaŭ tre helpas kaj aniĝis al BLEA. Sed unu aŭ du K-doj ĉefe el Glasgovo atakas BLEA kiel ne necesa. K-do Dierks ekzemple argumentas en la Laborista Klubo, ke ni unue detruu BLEA kaj poste dividi SAT laŭ lingvaj regionoj; laŭ li oni povas plej bone propagandi per «Petro» kaj senpera uzo de la internacia lingvo. Ŝajnas al mi, ke intertempe la Kongreso povas nur daŭrigi la sintenon alprenitan en Leningrad.

Pri la estonteco ni ankoraŭ povas diskuti. La nuna sistemo de SAT-organizado enhavas la jenajn malavantaĝojn. Povas ĉeesti la Kongreson sur sufiĉe bonŝancaj personoj; ili reprezentas sole sin mem kaj jen unu kialo, ke la proponoj restus surpapere. Kiam ni «elektas» nian Ekzekutivon ni voĉdonas pri K-doj nekonataj¹) eĉ la sekcioj, kiuj ofte arbitre dividas grupojn inter urboj proksimaj. Ĉar individuo senpere rajtas aniĝi, eble spiono²) aŭ malfidinda homo el iu loko, kiun ne povas kontroli kaj ekzameni la aliaj anoj en la koncerna loko. Laŭ mia opinio, se necesas ke SAT havu grupon kaj peranton en la urboj por kolekti monon, tiu grupo devus havi rajton sendi delegiton al Kongreso por decidi taktikon kaj prepari laborplanon. La sekcia divido estas afero de teorio, la lingvo-regiono-divido³) estas fakto de la vivo, kiun ni devas, unue agnoski por fine detrui en nia batalo kontraŭ naciismon.

488 (Prezidanto de BLEA).

*

Propono n-o 10

La organizaj unuoj de SAT estu oficiale la SAT-grupoj en la lokoj, kiuj kunigu la tutan lokan SAT-anaron por praktika kaj eduka laboro kaj administre.

La SAT-kongresoj estu reprezentaroj de la grupoj kaj havu rajton ne nur deziresprimi, sed definitive decidi.

Pli detala skizo de koncerna statutŝanĝo:

¹) Tio ne tute ĝustas; la SAT-anoj, kiuj atente legas «S-ulo»-n, povas facile havi opinion pri la aktivuloj kaj kompetentuloj, unuvorte la elektinduloj de nia movado. Mi estas certa, ke K-do 488 estas bone konata en la tuta SAT-anio. Por elekti konsilanton de SAT ne necesas ja scii ĉu li bone propagandas esp-on en nia urbo, se li bone instruas la lingvon ktp., temas nur scii ĉu li kapablas doni bonajn konsilojn al la E. K. kaj observi ĉu ĝi bone plenumas sian devon. Ĉiu aktiva kaj kompetenta K-do havas en SAT la eblon konatiĝi sin.

²) Tiu argumento ne valoras: kiu do ne scias, ke en la urbaj organizoj mem okazas, ke spionoj enŝteliĝas kaj eĉ fariĝas gvidantoj. Mi povus citi multajn ekzemplojn. Tamen tiuj «K-doj» estis «konataj» de siaj samurbanoj. Neniam ni sukcesos tute ŝirmi nin kontraŭ la spionado. Nedubeble ekzistas spionoj en SAT — samkiel en ĉiu alia laborista organizo.

³) Mi tute konsentas kun nia K-do. La lingvo-regionoj ja estas fakto — tial laŭlingvaj poresperantaj aparatoj ĉiam ĝis nun ŝajnis al mi necesaj. Tial ankaŭ mi opinias, ke necesas ne konfuze miksi la per-esperantan aparaton (SAT) kun la por-esperantaj aparatoj t. e. la nacilingvaj asocioj. E. L.

Aldoni:

Aniĝo

Kie ekzistas SAT-grupo, personoj aniĝu al SAT precipe per la loka peranto. Ĉiuokaze la membrokarto kaj jarlibro en tiaj lokoj estas nur riceveblaj per la peranto.

Membreco

Ĉiu SAT-ano nepre estas membro de la loka SAT-grupo kaj kunlaboras tie. Nur en esceptaj kondiĉoj: politika situacio aŭ io alia oni rajtas resti resp. labori izole.

Se iu malgraŭ foresto de gravaj kaŭzoj ne volas labori en la grupo li povas esti nur pasiva membro.

Grupoj

  1. La organiza unuo de SAT estas la loka grupo konsistanta el ĉiuj SAT-anoj de la urbo.
  2. La grupoj agas laŭ plano aprobita de E. K. kaj raportas ĉiujare ĉe kongresoj kaj pli ofte per «S-ulo».
  3. La grupoj disdonas taskojn al siaj membroj kaj gvidas la edukan laboron.
  4. La SAT-grupoj principe laboru harmonie kun la lokaj lab. esp-o grupoj de la landaj asocioj.
  5. La administraj interrilatoj: mendoj, kotizpagoj, abonoj principe okazu per la peranto elektita de la grupo kaj aprobita de E. K.
  6. La interna organizado de SAT-grupoj estas laŭnecesa.

Kongreso

  1. La kongreson povas partopreni ĉiu SAT-ano kun konsila voĉrajto. Decidan voĉrajton havas nur delegitoj de la grupoj kaj E. K.-anoj: 1 voĉo por ĉiuj 10 SAT-anoj de la grupo.
  2. La grupoj rajtas sendi al kongreso por ĉiuj 10 membroj unu delegiton (ĝis 10 ankaŭ unu), parton de la elspezoj la grupo pagas al sia delegito.
  3. Grupoj kiuj pro financaj, politikaj aŭ geografiaj kaŭzoj ne povas sendi delegiton, rajtas transdoni oficiale siajn voĉojn al iu alia SAT-grupa delegito.
  4. La decidoj de la kongreso fariĝas validaj per plimulto je ¾ de voĉoj kaj post aparta voĉdonado inter grupoj nek sendintaj delegitojn nek transdonintaj siajn voĉojn.
  5. Ĝenerala voĉdonado laŭgrupe okazas nur se la kongreso ne povis interkonsenti pro voĉ-ekvilibro.

Propono n-o 11

  1. SAT-kongreso akceptu definitive SAT-programon eldonendan poste kiel aparta broŝuro, sendota senpage al ĉiuj membroj.
  2. La SAT-programo estas plej baldaŭ eldonenda en naciaj lingvoj, E. K. interrilatu kun landaj lab. esp-o organizoj pri eldono, aŭ prizorgu la eldonon alimaniere.
  3. En la statuto aldoni sub «celoj»: Elmontro de kosmopolitaj (aŭ sennaciecaj) elementoj de l’ scienca socialismo ligite kun la mondlingva problemo kaj propagando por ili en esp-o kaj naciaj lingvoj.

Propono n-o 12

La SAT-kongreso deziresprimu ke konvencio estu subskribota inter SAT kaj la landaj lab. esp-o organizoj laŭ maniero de konvencio de Helsinki inter UEA kaj burĝaj naciaj esp-o organizoj. La konvencio estu promeso pri reciproka subteno kaj defendo; ĝi enhavu dislimigon de agadkampoj de SAT kaj LEA kaj reguligu la dukotizan sistemon SAT-LEA.

La kongreso elektu specialan komisionon, kiu preparu ĉiujn materialojn por estont-jara konferenco SAT-LEA-oj prokonvencia.

Propono n-o 13

SAT-kongreso akceptu rezolucion postulanta de la redakcio de la Laborista Ilustrita Gazeto Tutmonda (AIZ) enkondukinta esp-on nur sur unu paĝon, la enkondukon de esp-o sur ĉiujn paĝojn kaj promesanta plue aktive varbi por AIZ.

Propono n-o 14

La SAT-anoj penu ĉiamaniere plenumi SAT-laboron en kaj per la helpo de la laboristaj organizoj, ĉar nur tiam ni havos ĝustan agadkampon kaj la financajn eblojn surloke.

La proponoj 11, 12, 13, 14 estas akceptitaj unuanime.

La propono 10 per 14 voĉoj kaj 2 detenoj. Ĉeestis 16 aktivaj membroj.

Ĉio akceptita en la antaŭkongresa SAT-kunveno de Berlina grupo la 20-an de julio 1927.

SAT-anaro Berlin. Komisiite H. Muravkin (2921), peranto.

Propono n-o 15

Por egaligi pliampleksigon de la Jarlibro kaŭze de demandilo, Leipziga SAT-anaro proponas, enpresigi por pasivaj membroj nur la matrikulon.

Propono n-o 16

Ĉar la komisiono, kiu havas la taskon interrilati kun SAT kaj la landaj organizoj kvankam jam ekzistas, dum du jaroj ĝis nun liveris nenion pozitivan, la 7-a kongreso de SAT komisiu la Direkcion de SAT interrilati kun la estraroj de la landaj organizoj por solvi ĉi problemon, kaj komuniki ĉi rezulton dum la 8-a SAT-kongreso. SAT-anaro de Leipzig.

Propono n-o 17

En la paragrafo 11 de la statuto ĉe la alineo b ŝanĝi la lastan frazon jene: Ĉiu Konsilanto kaj Vickonsilanto estas elektata de la tuta anaro. I.

— pàgina 15 —

Propono n-o 18

La SAT-anaro loĝanta en Orient-Saksio kaj Warnsdorf (Ĉeĥoslovakio) en la nomo de 147 SAT-geanoj dum konferencoj la 10-an kaj 24-an de julio decidis proponi enstatuigon de SAT-grupoj: Ni aprobas la deklaron de K-do Kolĉinski en la nomo de Kremenĉuga k. Krjukova SAT-anaro.

Komisiite H. Scherbaum, distriktestro.

Propono n-o 19

Ke la logika pronomo persona «ci» estu akceptata samrespekte, kiel la pronomo «vi», t. e. rezervante ĉiam tiun, por la persono al kiu oni alparolas, k. tiun ĉi por la personoj, al kiuj oni alparolas.

«Ĉe ni ne devas ekzisti Moŝta pronomo persona, ĉar ĉiuj estas ja fratoj.»

SAT-ano 6727.

Propono n-o 20

Oni enkonduku en «S-ulon» aparte redaktatan fakon: La ateisto.

Laŭ mia opinio proponoj n-oj 3 kaj 4 estas malaprobindaj. 2798.

*

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

L’ Effort, Lyon, 1. 6. 27: «El Aŭstralio», «La salajroj en Estonio», 15. 6. 27: «Striko en Turkio», «Sciigoj el Anglio», «Industrio en Turkio», «Ĉu nur en Polio». — Le Libéré, Nice, 31. 5. 27: «La salajroj en Estonio». — Le Matérialiste, Bruxelles, n-o 10, julio 27: «Letero de Sacco kaj Vanzetti» k. a. — Le Syndiqué du Centre, Bourges, junio 27: «Laborista prospero en Aŭstralio». — Der freie Arbeiter, Berlin, 2. 7. 27: «El Aŭstralio». — Die proletarische Revolution, Frankfurt a. M., n-o 14, julio 27: «Salajroj kaj vivteno en Usono». — Strahdneeku Awise, Leepajâ, 8. 7. 27: «For naciismon kaj rasismon!», 16. 7. 27: «Makedonio», 12. 6. 27: «Teknika progreso ne estas haltigebla», 5. 6. 27: «Sklavokomerco en Abisenio». — Socialdemokrats, Leepajâ, 12. 6. 27: Pri sukcesoj de esp-o». — Za Mir i Trud, Rostov na Donu, 8. 7. 27: «Blanka teruro furiozas en Jugoslavio». — Juna Teksisto (ruslingva!), Ivanovo-Voznesensk, 24. 5. 27: «Sub jugo de orkolumaj sinjoroj», 5. 7. 27: «Pri armeoj rumana, franca, holanda, estona, hungara k. pola», 10. 7. 27: «Kiom oni perlaboras en Usono dum unu minuto». — Bezbojnik, Moskvo, 29. 5. 27: «Instrua statistiko — kontraŭ religia letero de ĉekoslovakia instruisto. — Poleskaja Pravda, Gomel, 4. 5. 27: «Antaŭenema Ĉinio», 7. 5. 27: «El Turkio».

Enhavis notojn pri SAT:

Zvezda, 1. 4. 27. — Komunist, 6. 4. 27. (Pri SAT k. Interligo.) — Esperanto en Nipponlando, Tokio, n-o 27, majo 27. (Pri SAT, «S-ulo», «SR» k. eltiraĵoj el «Petro».) — L’Internationale de l’Enseignement, Paris, jul. 27 (VII. SAT-kongreso). — Revista Popular, Córdoba, 15. 7. 27 (SAT-kongreso).

Tradukis el esperantaj leteroj:

Za Mir i Trud, Rostov na Donu, 10. 7. 27. — Krasnij Tl, Ivanovo-Voznesensk, 5. 7. 27. (Letero el Polio k. bildoj). — Beloruskaja Veska, 3. 4. 27, 6. 4. 27. — Polskaja Pravda, Gomel, 6. 4. 27, 8. 4. 27, 12. 4. 27, k. a. — Komunist, Bobrujsk, 10. 4. 27, k. a. — Zvezda, n-oj 89, 100, 101, 102. — Sovetskaja Belorusi, n-o 99. — L’Effort, Lyon, 15. 7. 27. (Internaciaj novaĵoj, donitaj de la FEO.)

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Le Populaire, Paris, 29. 5. 27, 30. 5. 27, 8. 6. 27, 20. 6. 27. — Krasnoje Znamja, Krasnodar, 1. 6. 27. — Vlastij Truda, Vladikaŭkaz, 2. 6. 27. — Bezbojnik, Moskvo, 20. 3. 27, 12. 6. 27 (kritikaĵo pri «Espero Katolika» kaj pri decido de la Sendiula Konferenco utiligi esp-on por internaciaj rilatoj kun la samfakanoj). — Latvijas Stradnieku Sports und Sargs, n-o 13 (propaganda artikolo en sennacieca spirito).

Enmetis enesperantajn artikolojn:

Beloruskaja Rabotnica i Seljanka, n-oj 3 kaj 4 (esperanto-paĝo). — Munkáskultura-Laborista kulturo, Budapest, jul. 27 (Esperanto-paĝo).

Imitindaĵo:

La Laborista Ilustrita Gazeto «AIZ«, pri kiu ni jam raportis, presigis en sia n-o 30 sufiĉe grandan reklamon en esp-a kaj germana lingvoj pri SAT kaj «S-ulo». Ni kore dankas kaj denove rekomendas tiun gazeton al la atento de la laborista esp-istaro.

Kuriozaĵo:

La en Parizo aperanta Espero Katolika (ne miru, la titolo estas ĝusta!) en sia aŭgusta n-o sub «Tra la Gazetaro» represas la komencon kaj finon de la artikolo «La kvardekjara jubileo de esperanto» de K-do Lanty, samkiel la noton «pri recenzo de esperantlingvaj verkoj» el n-o 137 de «S-ulo». Ĉu la «Dianoj» ne havas propran materialon, ke ili serĉis tian ĉe la «Sat-anoj» aŭ ilin volas imiti tiujn ĉi?! Ĉu la mondo sin … turnis, aŭ ĝi vere iras maldekstren, se eĉ la katolikoj ne malŝatas nin?!

*

RAPORTO PRI «LA LERNANTO»

de K-doj 356 kaj 357.

Ni multon povus diri, sed ĉar ni iom jam sciigis al vi pri nia laboro per la n-oj 48—49 de «La Lernanto», nun ni ŝparos spacon, tempon kaj energion.

Ni konstatis, ke multaj K-doj interesiĝas pri la lingvoinstrua SAT-organo. Tio ĝojigas nin, ĉar pruvas, ke la afero definitive fariĝas grava. La pli granda nombro de kritikoj- estas malfavoraj, tamen ni ricevis kelkajn tre kuraĝigajn. Certe ni aŭskultas ĉiujn kaj laŭeble ni iom post iom enkondukos iliajn vidpunktojn. Multaj kritikoj trafas, sed multaj, laŭ ni, maltrafas, eĉ iuj, tre malmultaj, maltrafegas.

Nia sperto ne estas longa ankoraŭ, ĉar ni nur de januaro prizorgas «L. L.». Ni esperas, ke la enhavo de «L. L.» estas ĉiam pli grava kaj pli interesa, ke ĝi fariĝas ĉiam pli komprenebla por la lernantoj, kvankam je lingva punkto, ĝi ne estas tute perfekta. La samon ni diras rilate la pedagogian flankon. Sed ni penos fariĝi ĉiam pli indaj je ĝi.

Nur avertu. Ni ne faru kiel la fabelistoj, kiuj malkonsidere parolis pri la cikado, kiu tute ne prizorgis manĝaĵan provizadon. La fabelisto ne rimarkis, ke tiu insekto, kiel la plejmulto el ĝia speco, vivas nur dum somero, tial ĝi ne bezonas kolekti nutraĵojn. Tio montras al ni, ke se estas facile kritiki, malfacile estas trafi en la juĝo.

Ĝis nun ni oficis atente kaj laŭ kapablo. Same fidele morgaŭ ni plenumos la rolon, ĉar ni kredas, ke ni servas iome nian idealon. Kontente ni laboras kaj laboras ĝis eksoficigo aŭ eksoficiĝo.

NIA POŜTO

«Tago el mia vivo». — Multajn tiutitolajn artikolojn ni jam ricevis; ili ĉiuj aperos laŭvice; sed la sendintoj bonvolu pacienci, ni povas enmeti nur unu tian artikolon en ĉiu n-o de la gazeto. Red.

3378. — Hirschfeld (Berlin)? Donu kompletan adreson. Adm.

6740. — Ni ne posedas la manuskripton de la dua parto de «Etiko»; sekve ni ne povas scii ĉu ni povos eldoni ĝin aŭ ne. E. L.

La Lingva Angulo

Demando: Kiu formo estas pli rekomendinda kaj Zamenhofa: SCIENCULO aŭ SCIENCISTO?

Respondo: Laŭ mia scio nur la formo SCIENCULO estas Zamenhofa. La formo SCIENCISTO estas korekta, sed esprimas apartan nuancon, reliefigante ke scienco estas ne nur karakteriza eco de la priparolata persono, sed ankaŭ precipe lia profesio. Ĉar ĝenerale tiu ĉi aparta nuanco estas praktike neatentinda la okazoj por taŭga uzo de la formo SCIENCISTO estas maloftaj. Uzo do prefere la komune uzatan formon.

Demando: Kion signifas AKVAFORTO? Laŭ Kabe ĝi estas desegnaĵo kemie farita sur kupro; laŭ Esp.-rusa Vortaro de Zamenhof (1909) ĝi estas «forta brando, azotacido solvita duondoze». Kio estas vera?

Respondo: La radikon AKVAFORTO ni bezonas por montri apartan specon de gravuraĵo. En la senco de azotacido ĝi estas senutila duoblaĵo; mi do malkonsilas al vi uzi ĝin en ĉi tiu senco, kvankam tiu dusenceco estas tolerebla, tiom pli, ke la origina signifo de la internacia radiko AKVAFORTO estas precize tiu de la Zamenhofa vortaro.

Demando: En instrugazeto mi legis, ke uzi la vorton SCII parolante pri lingvo estas malbone; ĉu tio ĝustas? Kiu el la du frazoj estas korekta kaj rekomendinda, kiu ne: SCII ESPERANTON, aŭ SCIPOVI ESPERANTON? Fine, kiu formo estas preferinda: POVOSCII aŭ SCIPOVI?

Respondo: Zamenhof uzas ambaŭ esprimojn: «SCII LINGVON» (ekzemple: Krestom., pĝ. 251) kaj «SCIPOVI LINGVON». Ambaŭ estas tute klaraj kaj tute bonaj. En efektiveco posedi lingvon estas ne nur koni ĝin teorie kaj encerbe, sed ankaŭ esti kapabla uzi ĝin praktike, skribe kaj voĉe. Ĝenerale la naciaj lingvoj esprimas la posedon pri ia lingvo simple per la vorto «SCII», kiu proprasence montras nur la teorian konon; la germana lingvo, atentante prefere la praktikan kapablon, diras: «POVI LINGVON». Zamenhof uzis tre lerte la elastecon de esperanto por kunigi ambaŭ ideojn, formante la verbojn SCIPOVI kaj POVOSCII. Plej ofte oni povas tute indiferente uzi la unuan aŭ la duan. Tamen estas inter ili malgrava, plej ofte neatentinda nuanco: La verbo SCIPOVI plireliefigas la rolon de la teoria kono, de la scio aŭ konscio; POVOSCII pliakcentigas la rolon de la praktika kapablo. Pro tio Zamenhof diras: «SCIPOVI LINGVON», sed kontraŭe: «Saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne POVOSCIAS» (Biblio); «ili tute ne hontas, ili eĉ ne POVOSCIAS ruĝiĝi» (Biblio). Fakulo.

— pàgina 16 —

★ DIVERSAĴOJ ★

BICIKLISTOJ-ESPERANTISTOJ

La Biciklo-sekcio de la Batum’a Moto-Klubo organizis bicikl-ekskurson, kiun partoprenas du biciklistoj-SAT-anoj: Aŭgusto Tanner kaj Paŭlo Argunov.

La 25. de julio ili forveturis el Batum fervoje ĝis Tkvibuli (karbminejoj), kaj de tie bicikle tra Kutais — Rion — Bagdad — Zekara montarpaso — Abastuman — Zarzma — Godera montarpaso — Hulo — Kedi Adjaris-ĥali (Hidroelektro stacio) — Batumon. Sur ĉies biciklo flirtas la ruĝa SAT-flageto kun verda stelo.

Dum la sekvonta somero estos organizataj internaciaj bicikl-ekskursoj. Dezirinde estus interrilati kun en- kaj eksterlandaj biciklistoj kaj naturamantoj, por komuna ellaborado de ekskursplanoj. Interesiĝantoj pri alpinismo aŭ biciklekskursoj estas petataj sin turni al K-do A. Tanner, Poŝtkesto 45, Batum (Kaŭkazo) USSR. SAT-ano 5713.

ENHAVO:

La kleriĝo de la laborista klaso, trad. B. Bouche pĝ. 1
Pri Rumanio, de I. H. K. „ 2
El sendependa Turkio, de E. E. Y. „ 2—3
La nivelo de klereco ĉe la laboristoj en Palestino, de I. L. O. „ 3
Ameriko, de I. L. A. „ 3
Post okjara malliberreco, el hung. «Popolvoĉo» „ 3—4
Kiel mono sonoras, de Iv. Ĥmelnoj pĝ. 4
Tago el la vivo de senlaborulo, de B. Siegert „ 5
Semajno el la vivo de sovetia terkulturisto, de V. Pisarev „ 5
Eksiĝoj ĉe eklezio, trad. (1851) „ 5
Sana stato de la germana popolo, de (3018) „ 6
Reboniga Agrikultura Kolonio por malliberuloj ap. Kurgan (Uralo), trad. (3930) „ 6
Moralo k. Socialismo, trad. (5323) „ 6—7
Stato de l’ fervojistoj en la distrikto Kassel, de 265 „ 7
Petrolmilito, trad. Kolektivano „ 8—9
La virino en la industrio, de Sonjo Schäfer „ 9
Virino en Sovetoj, de P. Kiriuŝin „ 10
Tra Scienco kaj Tekniko „ 10
Tra Esperantio „ 11-15
Diversaĵoj, Korespondado, anoncoj „ 16

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

K-do Rupert Häupl (seruristo, 22 j.), Grenzstr. 11, Salzburg-Itzling, dez. interŝ. PI, bfl. k. ĉ. l., krom Germanio.

Bulgario.

K-do K. Paraskof (fraŭlo), str. Slavejkof, n-o 32, Plovdiv, dez. koresp. k. ĉ. l., L, PK, PI, bfl.

Ĉekoslovakio.

K-do Rudolf Tischer, Johannesberg, 344, ap. Gablonz a. N. (vitrolaboristo, 20 j.), dez. koresp. k. ĉ. l., L, PI; resp. garantiata.

K-do Erhard Kaulfuss (vitrofacetisto), Josefsthal n-o 70, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, precipe naturbelecoj, L, PI; resp. garantiata.

K-do Anton Schiller, Zwickau-Martinstal (Bohemio), dez. koresp. kun Gek-doj el ĉ. l., PK, PI, bfl., serĉas precipe daŭran interŝanĝon.

Finnlando.

K-do E. Flemming, Palosaarentie, 35, Wasa, dez. interŝ. PI, PM, k. ĉ. l.

Francio.

Adresŝanĝo: K-do Iv. H. Krestanoff loĝas depost la 15. 7. 27 en Paris, XII-e, rue de Corbéra, 14, (antaŭe Pirdop, Bulgario).

Germanio.

K-do Jos. Kamm, Neustadt, 480/III, Landshut i. B., dez. koresp. kun ĉiul. junuloj pri soc. k. lab. temoj, L, PK, PI; certe resp.

K-do Hermann Reim, Damaschke-Str. 30, Fürth i. Bayern, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata.

— Geedzoj R. Krah, Elbberg, 1, I., Riesa a. E., dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj L, PK, gaz. ktp.

— La «distrikto Leipzig» aranĝos la 28. 8. 1927 distrikt-konferencon kun ekspozicio. Gek-doj k. grupoj el ĉ. l. estas afable petataj sendi materialon, L, PI, gaz. ktp. al: K-o Georg Seurig, Brückenstr. 10, I., Riesa a. E. (Ĉiu ricevos p. k.)

— LEA-grupo Elberfeld dez. koresp. kun SAT-rondo aŭ a. nacia lab. esp. grupo pri div. temoj k. ĉ. l. Adr.: K-dino Grete Huppach, Weberstr. 30, Elberfeld.

Jugoslavio.

K-do Danica Rakovac (19 j.), «Singero», Valjevo, dez. koresp. k. ĉ. l.

Polio.

K-do L. Dechtmann, str. Lubartovska, 66, Lublin, dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab. movado, vivkondiĉoj; dez. interŝ. gaz. k. ĵurnalojn.

Sovetio.

K-do Sergeo Romanov, Derbenevska naber., 22, kv. 15, Moskvo, 54, dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab. vivo.

K-do Mikaelo Venkov, Teĥnikum Svjazi, Gorohovskaja, 16, Moskvo, dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab. vivo, radi-problemoj, interŝ. gaz.

— Velija distrikta komitato de dineantoj dez. koresp. kun la samaj organizoj aŭ individuaj Gek-doj el ĉ. l. pri ateismo. Ĉiujn let. k. presaĵojn oni adresu al: K-do Georgo Ŝustickij, Velij (Pskov. gub.).

K-do E. M. Panite, Puŝkinskaja, 31, Ĥarkov, tip. «Kommunist», dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj. Resp. garantiata.

Adresŝanĝo: K-do Briancev, Privokzalnij rajon, Sadovaja n-o 16, Voronej (stratŝanĝo).

K-do Sergeo Izmajlov, poŝtkesto, 72, Smolensk (ruĝarmeano), dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK k. interŝ. ĵurnalojn k. librojn.

K-do V. P. Pustinnikov, poŝt-telegrafa kontoro, Mariinsk, Tomsk. okr., dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PM ktp.

K-do F. S. Pjerŝin, str. Puŝkina, 16, Mariinsk, Tomsk. okr., dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PM ktp.

— Lab. Junularo de Sebastopolo dez. koresp. k. ĉiul. junuloj pri kondiĉoj de laboro k. vivo, eduk. socia laboro ktp. Adr.: Sebastopolo, Sekcio de interkoresp., Str. de Trockij, 29, I, por sekr. I. Lisiĉnik.

— Ĉelo de Komjunularo ĉe Domo de Klerigado, dez. koresp. kun junuloj precipe kun Anglio k. Ĉinio, sed ankaŭ kun aliaj landoj. Interŝ. gaz., fotojn. Adr.: Sebastopolo, Dom Prosvenŝenija dlja jaĉejki, VLKSM.

K-dino Fanja Ĥutorjanska (junkom-istino), Institutska-str. 16, 9. etaĝo, komn. 6, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.

— 25 gejunkomunistoj dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj. Adr.: Kiev, Kreŝĉatikski pr. 3, l-a, K-do Golovanevski.

K-do A. Savkin, Vasilevskaja, 75, Kamenskoje, Dneprop. okr., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.

K-do E. Ĉiĥaĉov, Vasilevskaja, 33, I., Kamenskoje, Dneprop. okr., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., resp. garantiata.

ATENTIGO!

Atentu, K-doj! Adreson de K-do «Bubo» ne uzu, ĉar li nuntempe troviĝas en karcero. (4899)

[REKLAMO p.16] ATENTU! Personoj kiuj scias ion pri K-do PĈELNIKOV Petro Nikolaeviĉ estas petataj skribi al lia patrino: Heleno, Tverskaja, Str. de Kamo 4, BATUM, USSR.

[REKLAMO p.16] POR RUSLINGVANOJ! Aperis la 3-a eldono (relaborita) de lernolibro por memlernado kaj kursoj. J. V. Voleviĉ, Internacia Lingvo Esperanto. La 2-a eldono (5000 ekz.) estis disvendita dum unu jaro. — La prezo 1 rubl. kun transsendo. Venigu el ĤARKOV (Ukrainio), Poŝtkesto n-o 244, Tutukrainia Komitato de SEU.

[REKLAMO p.16] La plej popularaj! La plej malkaraj! Por germanlingvanoj! Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichts-Stunden. Kun elparolo, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6-a ĝis 10-a milo. Prezo 0,25 mk. g. Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj kaj literaturaj klarigoj. — Serĉado en vortaroj superflua! Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Esperanto Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 200 paĝoj da teksto kun pli ol 20000 germanaj vortoj kaj 30000 tradukoj. Kvarobla numero ĵus aperis! Prezo 1.— mk. g. Sprechen Sie Esperanto? Enkonduko en la esperantan konversacion. Prezo 0,25 mk. g. Einführung in die Esperanto-Handelskorrespondenz. Esperanta-germana komerca korespondo. (Duobla n-o.) Prezo 0,50 mk. g. Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Tagblatt-Bibliothek, Wien I, Wollzeile 22

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 152, 27 d’agost de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 41,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», super la titolo de la gazeto.

3-a Jaro. N-o 152 — APERAS SEMAJNE — 27. Aŭgusto 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

VII-a Kongreso de SAT

(Oficiala raporto)

Salutvespero

La salono de la Kooperativo «L’ Unitaire» sur la strato Boileau 127 en Lyon estas feste ornamita. Super la estrado grandlitere estas skribite:

«Saluton al la Sennaciuloj. Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu per tutmonda lingvo esperanto! SAT faligos lingvajn barojn kaj ebligos laboristan interfratiĝon».

Antaŭe, meze de la estrado, staras granda portreto de Zamenhof ruĝe kaj verde enkadrigita, flankita de du standardoj: La ruĝa kaj la verda. Sur la estrado estas K-doj Roux, Prezidanto de la Organiza Komitato, Lerchner (Leipzig), Borel (Lyon), Krestanoff (Pirdop), kaj Hasegaŭa (Tokio).

Plena salono. El la 349 aliĝintoj ĉeestas proksimume 200, el la sekvantaj landoj: Alĝerio, Anglio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio, Nederlando, Polio, Portugalio, Svisio. Estas sentata la foresto de niaj Sovetiaj K-doj.

La 12. 8. 27 je la 8-a h. vespere la muzikistaro de Lyonaj Ruĝfrontanoj malfermis la salutvesperon. Estis kvazaŭ solena malfermo de la Kongreso. Neesperantista K-do kantis esperante la du unuajn strofojn de la «INTERNACIO».

K-do Marcel Roux parolas france pri SAT, pri ĝia celo kaj faro. Poste esperante li esprimas sian kaj tiun de la O. K. dankon pro la amasa respondo al la kongres-alvoko.

La sama K-do legas multnombrajn salut-leterojn, kartojn, telegramojn (iuj senditaj aeroplane) el: Sovetio — la C. K. de SEU salutas kaj bedaŭras, ke la kapitalista franca registaro malebligis, ke la tieaj SAT-anoj povu ankaŭ persone ĉeesti la Kongreson. Kiel la antaŭ pasintan jaron okazis kun la aŭstria registaro, kiu ne donis al ili la vizon por la V-a en Vieno. La sola diferenco estas, ke la franca registaro agis «pli demokrate»: la franca konsulo en Moskvo promesis vizojn en julio por… septembro. Sekvas salutoj el Norvegio, Krasnojarsk (Siberio), Split (Dalmacio), Lwów (Polio), Palanka (Jugoslavio), Ufa (Baŝkirio), Nederlando, Moskvo, Brjansk (Sovetio), Ĉita (Siberio) en nomo de 70 K-doj, Kozelsk, Vjatka (Sovetio), Bern (Svisio), K-doj en Bulgario, Parizo (Biokosma), Estoniaj malliberuloj politikaj, 2000 gelaboristoj fervojistoj en Saratov, Minsk, Strasbourg, Riga (Latvio), Kremenĉug (Ukrainio), Nowawes (Germanio), Intern. Lab. Venko en Schweidnitz (Germ.), K-do Nathans, sekretario de la Transport-Sindikato en Amsterdam, Internacio de Kontraŭmilitistoj, La «Bourse du Travail» (Labor-Borso) en Bourges, Kom. Partio en Bourges, kiu subtenas nin kaj invitas ĉiujn siajn membrojn lerni esperanton, Hispaniaj Esp. Laboristoj, Proletaj Liberpensuloj en Rejnlando (Vestfalio), Kom. Partio en Ruhr-regiono kaj ĝia gazetaro (la du lastaj estas tre aplaŭditaj), Kom. Junularo en Ruhr-regiono sendas revoluciajn salutojn, Red. de «Centra Blankrusia Vilaĝa Gazeto», sendanta flaman proletan saluton al SAT, per kies aparato ĝi sukcesis interrilatiĝi kun 27 alilandaj vilaĝoj.

La prezidanto Roux invitas la reprezentantojn de gravaj ne esperantaj laboristaj organizoj: Stariĝas K-do Bässler en la nomo de la Ruĝaj Frontbatalantoj en Germanio, alvokante pri stariĝo de Sovetio Tutmonda. Li parolas en la nomo de 200 000 membroj, lia parolado estas france tradukita kaj varme aplaŭdita.

Sekvas kantado de «La ruĝa Standardo» per nia neesperantista K-do, kiu promesis lerni tiun belan lingvon. Nun viciĝas reprezentantoj de laborista esp-o grupoj: Deubler el München en la nomo de la Germ. Esp. Lab. Asocio; Klopfleisch, venanta el Kaŭkazio, en la nomo de la Proletaro Sovetia; Mailand el Kassel; Borel el Lyon en la nomo de la PTT-a Asocio kaj de ILEPTO; Soares el Portugalio; Liebetrau el Frankfurt en la nomo de INO, uzanta sukcese esperanton; M. Starr en la nomo de la BLEA kaj la Londona Laborista Klubo.

K-do Roux legas leteron de politika malliberulo en Francio, kiu lernas nun esperanton; de Britaj laboristoj; de la Distrikta Amsterdamtendenca Sindikata Unuiĝo Lyon.

K-do Richard salutas en la nomo de la Internacio de Militrezistantoj. Estas legata letero de la Federacio de Drôme, Distrikto de Liberpensuloj. K-do Brun reprezentas la Ruĝmilitantojn de Lyon, la Asocion Respublikan de eksmilitantoj kaj Internacion de eksmilitantoj, kies prezidanto estas H. Barbusse, alvokante kontraŭ la buĉista reĝimo en Balkanaj landoj, por la liberigo de Sacco kaj Vanzetti kaj tiu de la tuta Proletaro. K-do Roudil, sekretario de la Regiona Federacio de Kom. Junularo Franca, parolas pri la ĉiam pli granda neceso kaj utilo de esperanto. K-do Truy, sekretario de Ruĝaj Sindikatoj el Lyona regiono, estas kontenta ĉeesti kongreson, kie oni trovas delegitojn de la kvar anguloj de Eŭropo, «nun komprenante la penadon de la esperantistoj, kiel ne esti emociigita? Dank’ al tiu lingvo la mondo fariĝas pli malgranda!». Ĝis nun li ne komprenis la valoron de tiu lingvo kaj nun ĝi fariĝis al li kara; li do lernos kaj lernigos ĝin al

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

siaj kunmembroj por ankoraŭ pli proksimiĝi al la laboristaj klasoj. Estas legata salutletero en esperanto de la Federacio de Liberpensuloj en Lyon.

Sekvas kantado de «Revolucio» per nia estonta esperantisto, daŭrigita france de la franclingva publiko. Muziko tuj eĥigas, ĉiuj stariĝas kaj kantante deziras plenan efektiviĝon de Sennaciismo. Komuna kantado de la «Internacio» metis finon al tiu memorinda vespero.

Unua laborkunsido

La 13. 8. 27 je la 10-a h. matene K-do Roux malfermas la kunsidon, kaj K-do Lerchner proponas en la nomo de

[BILDO p.2 | 15,27,90,71] Granda grupfoto de la kongresanoj antaŭ ŝtupara pordego de ŝtona konstruaĵo; antaŭe oni tenas standardon kun la surskribo «Sennacieca Asocio Tutmonda».

E. K. kiel kongreskomitaton la jenajn K-dojn: Boubou, Starr, Bässler, prezidantoj; Krestanoff, Bosma, Guma, sekretarioj, kiuj estas unuanime akceptitaj de la kongresanoj.

K-do Boubou diras, ke la nuna Kongreso estas tre decida kaj tial petas pri ĉies atento kaj nelonga parolo, por ke ĉiu K-do ricevu la eblecon diri sian vorton. Kiel unua punkto de la tagordo estas Raporto de la E. K. Antaŭ la komenco de tiu ĉi, K-do Roux atentigas ankoraŭ, ke la Lyona Regiono de Internacia Laborista Helpo transdonas plej varmajn salutojn kaj instigas al ties subtenoj, ĉar ĝi ankaŭ celas internacian solidarecon. Ŝajnas, ke salutleteroj trafas nin amase — li legas tiajn de: Liberpensula Asocio Lódz, Laborista Sekcio de 15 ĉeestantoj ĉe Danciga neŭtrala kongreso (Drezen, Varankin), de SAT-anaro en Varsovio (Litauer).

Aŭdiĝas protesto kontraŭ la Organiza Komitato flanke de TLES-anoj. La lastaj plendas, ke oni forprenis ilian gazeton «Libera Laboristo» de la tabloj, sur kiuj ankaŭ troviĝis aliaj presaĵoj por la kongresanoj. La prezidanto de O. K. atentigas, ke tio okazis, ĉar tiu ĉi gazeto iam skribis kontraŭ SAT, sed la ekzempleroj ne estas ŝtelitaj kaj li povas ilin redoni netuŝitaj. La Kongresprezidanto Boubou proponas findiskuti la aferon de TLES post la respondo farita de K-do Roux en la nomo de O. K. Sekvas diskutado partoprenita de K-doj Schröder, Lanty, Deubler, Mailand (la du lastaj deflankiĝis de la temo). K-do Bässler respondas, ke la forpreno de la TLES-organo ne estas bedaŭrinda; ni ne allasu propagandilon kontraŭ SAT kaj ne plu diskutu pri ĉi afero. K-do Lanty atentigas pri artikolo plena da akuzoj kontraŭ SAT, ekz. ke tiu ĉi estas subaĉetita de Moskva registaro, kaj petas la ĉeestantajn TLES-anojn diri, ĉu en la decembra n-o de ilia gazeto ne aperis artikolo predikanta nealiĝon al SAT. K-do Boubou subtenas la pravecon de Lanty. K-dino Henrikino Danneil el Genève diras, ke se oni permesas la aliajn gazetojn, oni devas ankaŭ ĉi tiun permesi, kaj ne silente, sed kuraĝe refuti la akuzojn. Liebetrau trovas Lanty prava kaj tiu ĉi ke la gazeton oni ne ŝtelis, sed nur forprenis kaj flankenlasis. Boubou: Se TLES-anoj ne plu kontraŭagos, ne plu fuŝos, la gazeto estos redonita sur la tablon. Liebetrau bedaŭras, ke la Kongreso komenciĝas kun tiu afero. Post ia rimarko de Bouvel, Lanty atentigas, ke certe kelkaj K-doj eksiĝis el SAT ŝajne pro tiu artikolo; ĉu sciante tion oni ne povas praviĝi la faron de la O. K., kiu forprenis la gazeton? Mark Starr demandas, ĉu TLES-anoj rajtas disdoni gazeton sen la permeso de la O. K.; se TLES lojale laboras kun SAT ni disdonu ĝian gazeton. Oni subtenu la agon de la O. K. por ne malŝpari la tempon.

Venas du proponoj Deubler kaj Starr. La unua deziras redonon de la gazeto, kaj la dua subtenas la agadon de la O. K.

Schröder legas citaĵojn de K-do Revo dum la VI-a, Lanty respondas, ke la persona opinio de Revo ne estas leĝdona. En «S-ulo» aperis artikoloj, kiuj kontraŭdiris la marksismon. SAT cetere eldonis gravan verkon de anarkiisto: la «Etiko» de Kropotkin. Bässler tre bedaŭras la fuŝitan tempon kaj aprobas la proponon de Starr. Guma petas esti iom toleremaj kaj lasi

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

la gazeton — kial forpreni, se oni ne timas? Salan el Nîmes subtenas la proponon de Guma, ke la gazeto estu redonota sur la tablon. Soares malklare diskutis pri la sama afero. Boubou legas proponon por ĉesigo de la debato. Neniu estas kontraŭ. La du proponoj (Deubler-Starr), estas voĉdonataj. Roux en la nomo de O. K. deklaras laŭte, ke tiu ĉi prenis sur sin la respondecon por forŝovi la gazeton skribintan kontraŭ SAT kaj ne konsentas remeti ĝin. Post voĉdono la unua propono estas akceptita: disdoni la gazeton. Roux akceptas kaj redonas la pakaĵon, sed petas la TLES-anojn ne plu kontraŭlabori.

Post tiu malagrabla incidento, oni venas al la tagordo. Estas elektataj tri komisionoj: 1. Pri rilato inter SAT kaj landaj organizoj; 2. Pri fondo de SAT-grupoj; 3. Pri la projekto de SAT-programo.

Bässler proponas, ke partoprenu reprezentantoj de landaj organizoj sub la gvidado de E. K. de SAT. Boubou diras, ke oni ne bezonas komisionon kaj demandas ĉu la E. K. akceptas tiun taskon? La antaŭa E. K. akceptas. Voĉdonita la Bässler’a propono estas akceptita. Prezentas sin 5 reprezentantoj de landaj organizoj: Bässler (Germanio), Starr (Anglio), Cachon (Francio), Deubler (Germanio), Torrent kiel reprezentanto de Borrell (Hispanio).

En la dua komisiono estas elektitaj 3 membroj: Guhr, Bosma, Deubler.

En la tria komisiono: Platiel, Salan, Starr.

Ambaŭ komisionoj devos rilati kun la E. K. de SAT, Bässler diras, ke necesas, ke ankaŭ dum la Kongreso la reprezentantoj de la landaj organizoj kunvenu kun la E. K. Akceptite.

(Daŭrigota.)

★

Prikongresaj rimarkoj kaj impresoj

Ne temas pri nia VII-a en Lyon. Temas pri la kongreso de la Sindikata Internacio (Amsterdama), okazinta de la 1-a ĝis la 6-a de aŭgusto en Le Grand Palais (La Granda Palaco), Parizo. Mi unue notu, ke tiu organizo havas nun 13 milionojn da membroj kaj havis pli ol 20 milionojn antaŭ la fondo de la «Ruĝa Internacio». Tion mi rememorigas por ke ĉiu el ni konsciu pri la amplekso de la kampo, kiun necesas plugi, se ni volas, ke la rezolucio alprenita dum tiu kongreso rilate al la lingvo internacia ne restu surpaperaĵo.

La Direkcio de SAT estis informita, longe antaŭe, ke en la tagordo de l’ kongreso kuŝos la demando pri la lingvo internacia. Tial ni letere interrilatis kun la Sekretario el Amsterdam kaj ricevis de K-do Sassenbach inviton ĉeesti la kongreson kiel «gasto». Tio pruvas, ke SAT jam akiris sufiĉe da aŭtoritato por esti atentata.

La duan tagon de l’ kongreso mi povis interparoli kun Sassenbach. Li diris, ke «verŝajne» ĉe la lasta kunsido, «se restos tempo», oni debatos pri la esperanto-demando.

Li aldonis, ke esperanto povos utili al la Laboristaro nur kiam ĝi estos instruata en la popollernejoj. Mi tuj vidis, ke tiu Sekretario de la Amsterdama Internacio ne defendos nian lingvon sed provos nur «entombigi» la neoportunan proponon, faritan de la Nederlanda delegitaro.

[BILDO p.3 | 35,27,50,45] Portreta foto de viro kun kravato; subskribo: Edo Fimmen.

Tiel okazis. Sed esperanto trovis bonan defendanton en la persono de K-do Fimmen, kiu estis jam delonge varbita al nia afero per la persona ekzemplo de K-do Nathans, lia kunhelpanto. Tial okazis, ke la ĉi-suba rezolucio estis akceptita per 14 voĉoj kontraŭ 8:

«La kongreso de la internacia sindikata federacio petas la Estraron de la ISF enketi aŭ enketigi per starigota komitato pri la ebleco kaj dezirindeco de la uzado de esperanto en nia internacia fakunuiĝa movado, publikigi la raporton pri tiu enketo kun konkludoj en 1928, por ke la venonta kongreso eventuale povu fari la necesajn aranĝojn por la enkonduko de la helplingvo.»

Necesas rimarki, ke la granda plimulto da voĉoj sin retenis kaj sekve ni havis nur sukceseton. Aliel estus, se en ĉiu lando por-esperanta aparato, bone funkcianta, estus farinta viglan propagandon ĉe sia respektiva nacia sindikatunuiĝo. Kiel tutmonda organizo SAT sin turnis al la internacia instanco kongrese kunsidanta. Sed por atingi vere bonan kaj aplikeblan rezolucion, necesus, ke ne estu tiom granda nombro da sinretenaj voĉoj (37). Kaj tion oni povas atingi nur se la delegitaroj jam ricevis de siaj elektintoj la mandaton voĉdoni por esperanto.

Mi citas tiun konkretan ekzemplon por montri unu fojon pli la necesecon de la du aparatoj: la nacilingva, kiu limigas sian agadon al la propagando en difinitaj regionoj, kaj la esperant-lingva (SAT), kiu ampleksas la tutmondon.

* * *

Nun mi koncize diru miajn impresojn pri la kongreso mem. Estis uzataj tri oficialaj lingvoj: la angla, franca, germana. Kiam parolis oratoro, nur tiuj, kiuj komprenas lian lingvon aŭskultis. La aliaj iris de unu loko al alia, babilis ktp. malgraŭ la oftaj sonorilaj admonoj de la prezidanto. Plie en iuj anguloj staris grupetoj da kongresanoj al kiuj unu el ili tradukis aŭ resumis en iu neoficiala lingvo la paroladojn. Unuvorte la kongreso pli similis foiron ol kongreson.

Kaj estis interese aŭskulti la apartajn konversaciojn de la diversaj delegitaroj.

— La angloj certe ne cedos, tiuj porkoj! Estas strange, ke ni pli facile interkonsentas kun la germanoj!…

Tiel parolis franca delegito. Mi citas lian parolon, tial ke ĝi tipe montras la ĝeneralan spiritostaton de la kongresantoj. Estis al mi klare, ke la delegitoj de internaciaj kongresoj atentas unue la interesojn de sia propra nacio. Kiam tiuj interesoj koincidas kun tiuj de alia nacio, nu tiam okazas interkonsento!.. Ĉu konvenas miri pri tio? Certe ne. Oni ne povas tro postuli de homoj, kiuj restas lingve apartigitaj, kiuj povas interkompreni nur pere de interpretistoj.

Vidante tian spektaklon, SAT-ano havas similan impreson, kian havus flugveturanto, kiu vidus sur la tero veturilaĉon trenatan de azenaĉo.

Ni konsciu do ĉiam pli kaj pli, ke ni tre trafe servas nian klason, laborante per esperanto por malaperigi la rutinan kaj arkaikan labormanieron de niaj gvidantoj. E. L.

★

EL BULGARIO

La viktimoj de la blanka teroro

En nia multsuferinta lando ankoraŭ daŭras furiozi per sia plej granda forto la blanka teroro. Ĉiutage ĝiaj viktimoj plimultiĝas. Post la mortigo plej senceremonia de deputitoj (T. Straŝimirov, Dimo H. Dimov, Haralampi Stojanov, P. Petkov), de verkistoj (Hristo Jasenov, Geo Milev, Sergej Rumiancev), de ĵurnalistoj (Ivan Ganĉev, Josef Herbst, D-ro Carvulanov k. a.), de laboristoj kaj membroj de la Partio (Valĉo Ivanov, Janko Dorosiev, Ana Giĉeva), sekvis aresto eĉ de junuloj kaj lernantoj. Estas konfiskataj gazetoj, («Vedrina», «Nakovalnja», «Novini»), arestataj iliaj redaktoroj, sufokata ĉiu libera penso. Kaj apartaj homoj, sendepende de la Kompartio, respondis per kontraŭteroro. Venis la atenco en la katedralo, kiu ne estas faro de la Bulgara Kompartio. Unu el la malplej malhonestaj burĝaj ideologoj, eksministro Kosturkov, deklaris mem, ke la kreo de la t. n. ZZZD

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

(= Zakon za zaŝtita na darĵavata aŭ Leĝo por defendo de la ŝtato) kaj la eksterleĝigo de la B. K. P. estas la fundamentaj kaŭzoj de la okazintaĵoj.

La procesoj kontraŭ la komsomolanoj

Post tri inkube-sangaj jaroj ni havis fine politikan proceson, dum kiu venke estis elmontrita la monstra esenco de la polica sadismo¹) ĉe ni kaj la plena malhonoro de la klasjusteco. Antaŭ nelonge estis ekzamenitaj en diversaj urboj de Bulgario la procesoj kontraŭ la junuloj-komsomolanoj. Oni ilin kulpigis pri tio, ke dum la vespero de 4. 9. 1926 ili estis disĵetintaj kaj disgluintaj alvokojn kaj devizojn kun revolucia enhavo. La procesojn ĉeestis multaj junuloj kiel atestantoj, samkiel la gepatroj de la juĝatoj, la plejmulto vilaĝanoj. Junuloj el diversaj lokoj pruvis, ke dum la vespero, en kiu oni kulpigas pri «krimoj» iliajn K-dojn, tiuj ĉi estis aŭ en ilia junulvespero aŭ je edziĝfesto aŭ aliloke. Oni pruvis, ke la kulpigataj junuloj ĉe la polica esploro estis batataj ĉiuj en la arestejo per vipoj, lignostangoj, piedbatoj k. c. ĝis senkonsciiĝo, kion oni kontrolis enigante en iliajn karnojn alenojn kaj tirante per najlotiriloj. En tiaj kondiĉoj ili ne povis doni aliajn atestaĵojn krom tiuj, kiujn estas volinta la polico, kiu ilin perforte igis skribi kaj subskribi. Ĉe la juĝesploranto ili estis timigataj, ke se ili malkonfesos siajn atestaĵojn donitajn ĉe la polico, ili estos revenigitaj en la arestejon.

La defendanto per multaj pruvoj de atestantoj vaste kritikis la intence faritajn kulpigojn laŭ ZZZD kaj pruvis la senkulpecon de la juĝatoj. Interalie li diris: «Nenia alia pruvo estas krom la kaptitaj alvokoj kun enhavo laŭ unu konfesita preskaŭ en ĉiuj landoj internacia junulara tago kaj kun nenia rompo de ZZZD. Kulpigitoj ĉien malkaŝe estas predikintaj, ke ili trovas en la nuna vivo grandajn malnoblaĵojn, abomenaĵojn kaj maljustecojn, malkaŝe montrante la vojon al renoviĝo kaj feliĉo. Se en iuj okazoj la senkompata perforto ne donas eblecon libere lukti, kion kriman oni faras ĉe disĵeto de alvokoj kun pensoj kaj ideoj de l’ konata al ni karaktero?» Kiam la defendanto longe kaj detale pruvis la senkulpecon de la juĝatoj, la «juĝistoj» oscedis kaj rigardis flanken, ofte ankaŭ siajn horloĝojn. Impresis, ke aliaj pli seriozaj membroj de la Distr. Juĝo ne trarigardis la proceson kaj ke, ŝajne, la aljuĝo estis antaŭe decidita. Kun senpacienco oni atendis la verdikton, esperante, ke ĝi estos praviga por la senkulpe arestitaj junuloj troviĝantaj jam 8 monatojn en la malliberejoj. Granda estis la miro de la publiko, kiam la prezidanto de la juĝistaro eklegis, ke multaj estas kondamnataj je kelkjara severa malliberigo, je senigo de l’ politikaj rajtoj, je alta monpuno kaj je pago de la elspezoj por la proceso. Fine li diris, ke tio ĉi estis la plej malsevera verdikto, ĝi devas servi kiel ekzemplo de la aliaj junuloj kaj ke oni ne devas forgesi, ke la ŝtato estas severa al tiaj agoj k. s. Responde de l’ juĝatoj oni aŭdis: «Faŝista juĝo! For la faŝismon!» Kiam la ĝendarmoj ekirigis la kondamnitojn la amaso sekvis ilin kaj preterpasante nin, la junuloj svingis la ĉapelojn, tuketojn, manojn kaj per ridetoj kaj mimikoj volis kuraĝigi la amikajn grupetojn kaj siajn proksimulojn sur la stratoj. Tiel oni ĵetis ankoraŭ multdekojn da popolaj infanoj en la neelporteblan, inferan, malliberejan vivon.

Antaŭ nelonge en urbo Haskovo estas kondamnitaj laŭ la sama ZZZD ankoraŭ kelkaj personoj — inter kiuj ankaŭ esperantisto Georgi Gaĝev — je kelkjara malliberigo kaj granda monpuno. La fimetodoj kiel la teruraj inkvizicioj en la malliberejoj, amasa persekutado de laboristorganizoj, apartaj laboristoj kaj popola inteligentularo ne ĉesas kaj estas aplikataj grandskale de la nigra reakcio, celanta sufoki ankoraŭ en embrio ĉian ekvivon de libera penso. Tiuj metodoj estas jam konataj kaj similaj en multaj landoj, kie dum la lastaj jaroj la burĝaro sukcesis refortigi sian malfirmecon post la imperialista mondmilito kaj firmiĝis kiel militist-faŝista diktatoreco, kiel nuntempa formo de kapitalista supereco. Ĝi nun ankaŭ ĉe ni forĵetis de sia vizaĝo la maskon de la demokratieco per kiu ĝi delonge trompas la popolamasojn kaj komencis agi tute senkaŝe, komencis la periodon de malkaŝita kruela klasbatalo.

La lastaj «mildaj» elektoj

La jus okazintaj parlamentaj elektoj donis al la ne delonge formita nova Laborista Partio 4 parlamentlokojn. La «demokratia konkordo»¹) malgraŭ la neaŭdita teroro — pri kiu aludis la socialdemokrato eksministro Sakazov en la parlamento, interrompante la reĝon, kiam tiu ĉi legis la tronparolon — perdis multajn voĉojn, la opoziciularo prenis 60% de la voĉdonantaro, sed pro tre maljusta elektsistemo la registaro certigis al si plejmulton en la parlamento. Preskaŭ ĉie en la vilaĝoj dum la balotado en tiel nomita malluma ĉambreto ekrigardis registara agento aŭ oficiala policisto, cetere por la bona sukceso de la balotado. Estis preskaŭ ĉie malpermesitaj la politikaj kunvenoj de la opoziciularo. La sukceso de la lasta frenezigis la faŝistan registaron, tuj poste ĝi komencis paroli senkaŝe en la nova parlamento, ke la laboristelektitoj estas esceptotaj de la parlamento sub preteksto, ke ili estas alkalkulitaj en iama komunista partio. La faŝistoj ne bezonas popolreprezentantojn, kaj ĉu bezonas? Sen ili pli facile estas kreataj leĝoj por defendo de ilia klaspotenco!

En sia batalo por deputitaj lokoj, ĉar tre bone pagataj, la ĉefanoj de la nun reganta koalicio forgesas ĉian moralon, por ne plu paroli pri popolaj interesoj.

(Kompilita laŭ kelkaj leteroj de SAT-anoj.)

¹) Seksa malmoraleco nomita tiel laŭ la nomo de la franca romanisto markizo de Sad, laŭ kiu la malsanulo sentas plezuron kaj sekseksciton ĉe la vido de kruelaj agoj.

¹) Tiel sin nomas (bulgare «demokratiĉeski sgovor») la nun reganta koalicio de profesoroj kaj generaloj.

★

EL PORTUGALIO

La K-doj el Portugalio raportas al ni pri la novaj okazintaĵoj jenon:

Estas bedaŭrinde, ke la forto de la revolucia Proletaro en Portugalio ne sufiĉis por renversi la reakcian registaron; sed oni devas konsideri, ke nur ribelo grandamasa povas venki modernan armeon kun maŝinpafiloj, aeroplanoj, venengasoj ktp. Ĉi ĝenerala ribelo grandamasa ankoraŭ ne estas konstatebla ĉi tie, ĉar la laboranta popolo ankoraŭ ne lernis sin politike orienti al klara direkto. Nur la klaskonsciaj laboristoj, kiuj de ĉie konas la faŝistajn metodojn, aktive batalis kontraŭ la militista diktatoreco, kaj la neorganizitaj laboristoj sin ĝenerale detenis. Bedaŭrinde granda parto de la portugaliaj laboristoj estas neorganizitaj.

La regantoj malgraŭ sia venko ne kuraĝas triumfi. En la unuaj tagoj de eksplodo de la revolucio en Lisboa sur la strato formiĝis grupoj, kiuj luktis kontraŭ la diktatoreco. Kiam la revoluciuloj estis batitaj, ankaŭ la morala forto de la popolo estis rompita.

Nur la monarĥiistaj studentoj simpatiante manifestaciis por la registaro, kaj tuj la porrespublikanaj studentoj kontraŭmanifestaciis; el ili kelkaj estis arestitaj.

Verŝajne pro influo de framasonoj malfortetiĝis la persekutado kontraŭ la revoluciaj respublikanoj. La monarĥiistoj postulas la fermon de la loĝioj kiel en Italio, ĉar oni supozas ke ili pro sia internacia unuiĝo kun la angliaj loĝioj havas certan influon: ili ja akre kontraŭas la bolŝevismon, sed ankaŭ ne konsentas ekestiĝon de pura perfortsistemo en Sudeŭropo.

Vaporŝipo kun politikaj kaptitoj k. revoluciuloj, preta por forveturigi ilin al la kolonioj prokrastis la forveturon je malcerta tempo. La registaro ne aprobis la formiĝon de naciista milicio, sed tia de pura respublika organizo. Nia gazeto «A Batalha» novaperis depost 1. 4. 27. Nia K-do Alexander Vieira ne estas punekzilota, sed kondamnota de la polico.

Malgraŭ ĉi tiu liberala fluo vaporŝipo forveturis al Timor kun pli ol 70, al kiuj oni ne fidas. Likviditaj estas la CGT k. kelkaj sindikatoj de maristoj, la meblaron oni forvendis.

La subpremrimedoj en Porto estas pli fortaj ol en Lisboa. Pro sekreta ne-

— pàgina 5 —

permesita manifesto oni malpermesis la anarkiistan gazeton «A Comuna», fermis la redaktejon, arestis multajn K-dojn kaj kontraŭ la plej konataj, kiujn oni ne trovis, estas ordonataj persekutleteroj.

Malgajaj estas la sciigoj, kiujn ni el la nordo de la lando de Porto ricevas. Tie formiĝis faŝista organizo, konsistanta el krimulaj elementoj kun la malbonfama Morais Sarmento kiel gvidanto. Oni ne malprave diras, ke la sama estis komisiita de la militministro Passos Sousa mem fondi milicion. La Kamaradoj de Porto, la eldonantoj de «Comuna» sin turnas al ĉiuj liberecemaj geviroj de la mondo pri helpo, subteni ilin finance por esti povantaj aĉeti la de la registaro ruinigitajn materialojn kaj denove eldoni la gazeton.

Oni asertas, ke inter la monarkiemaj kaj respublikemaj ministroj regas kontraŭeco kaj ĉar la lastaj kontraŭas la monarkian agadon estas la kaŭzo, ke la persekutado en Portugalio ne estis tiel forta.

Kio koncernas la Amsterdamajn kaj Moskvajn politikantojn oni povas diri, ke ili ne kuraĝas entrepreni ion, sed la CGT troviĝis sur la plano en la horo de la danĝero, respondas ĉiujn iliajn agadojn kaj estas pro tio super ĉiuj atakoj flanke de ĉi tiuj elementoj. —

★

Semajno el la vivado de senlaborulo

Mi estas meĥanikisto kaj havas dudek ok jarojn. Mi loĝas en Nowawes apud Potsdam depost kvin jaroj; antaŭe mi tramigris la plej belajn regionojn de Germanio kaj Nederlando, sed mi intertempe daŭre laboris. La loko Nowawes estas malgranda urbo kun dudek ses mil loĝantoj. La industrio superas; ekzistas 1 lokomotiv-, 3 teksaj-, 2 maŝin-, 2 tapiŝ-, 1 gramofon-, 2 ŝu-, 1 filmfabrikoj, 2 fandejoj kaj 4 presejoj. Krom tiuj grandaj fabrikoj (ĉiu kun pli ol 250 okupitoj) ankoraŭ estas malgrandaj laborejoj en la urbeto (ekzemple la lokomotivfabriko Ohrenstein&Koppel okupas preskaŭ mil laboristojn).

Pro mia pledado por miaj kunlaborantoj, mi estis enskribita en «Nigra listo». Tiu ĉi listo enhavas la nomojn de multaj laboristoj, kiujn oni suspektas esti revoluciaj. Sur tiu ĉi listo staras ankaŭ mia nomo, kaj pro tio mi nun estas depost novembro 1925 senlabora, malgraŭ ke mi intertempe laboris ĉirkaŭ 5 monatojn. Antaŭe mi neniam estis senlabora.

Sed nun mia semajna vivo. Mi ellitiĝas matene je la sesa, manĝas mian unuan manĝaĵon. Mi ja ne estas edziĝinta kaj loĝas ĉe sampartiano. Mia ĉambro estas tre malgranda kaj mi devas pagi monate dudek du markojn da luo. Manĝinte, mi prenas mian biciklon kaj veturas antaŭ diversajn fabrikojn, por demandi pri okupado. Mi bone scias, ke tio preskaŭ estas sencela, sed mi devas ĝin fari, por ke oni ne diru, ke mi estas tro maldiligenta por labori. Je la 10-a h. mi reveturas kaj manĝas duafoje. Ĉar mi ne havas sufiĉe da mono, mi ne ofte povas manĝi varman manĝaĵon, sed nur panon. Dum mia libertempo mi studas esperanton kaj francan lingvon, aŭ legas la verkojn de famaj verkistoj. Mi tre interesiĝas pri politiko kaj ekonomio, kaj kun plej granda intereso mi studas la verkojn de konataj ekonomiistoj. Ĉiutage mi legas ses gazetojn, sed tio ĉi ne signifas, ke mi abonis ĉiujn ses. Mi abonas nur unu gazeton kaj legas la aliajn ĉe konatoj. Je la 16-a h. mi veturas per trajno (vagonaro) al Berlino, ĉar mi estas depost aprilo 1927 studanto ĉe la altlernejo por politiko kaj ekonomio en Berlino. La tieaj lekcioj okazas ĉiutage (escepte sabate kaj dimanĉe) kaj daŭras de la 17-a ĝis la 21-a h. (kelkfoje ankaŭ ĝis la 23-a). Mi devas viziti la altlernejon dum du jaroj kaj tiam min submeti al ekzameno, kiu al mi donos la rajton daŭrigi mian studadon en la akademio. Tiamaniere pasas la unuaj semajntagoj. La monon por studado mi pagos nur kiam mi denove havos laboron.

[BILDO p.5 | 44,29,58,45] Portreto de juna viro kun okulvitroj, blanka kolumo kaj kravato. Subskribo: SAT-ano 9409

Ĉiutage mi estas devigita anonci min en la laborperejo kaj sabate matene mi ricevas la ŝtatan senlaborul-monhelpon. Pro tio mi ankaŭ sabate ne povas serĉi laboron. Mia semajna monhelpo sumiĝas je 22 markoj kaj 30 pfenigoj. Por vivadi, tiu sumo estas treege malgranda. Jen miaj semajnaj elspezoj:

4 panoj po 835 gr. 2.— markoj
1 funto da butero 2.— „
¼ funto da sukero 0.20 „
3 citronoj 0.25 „
3- aŭ 4-foja tagmanĝo 2.— „
elfandita graso 0.50 „
fruktoj 1.— „
gazetabono 1.— „
bulkoj 0.35 „
¾ funto da fromaĝo 1.20 „
lakto 0.50 „
sume 10.95 markoj

Do al mi restas nur 1.40 markoj, per kiuj mi pagas miajn organizajn kotizojn. Ĉar mi estas abstinenculo (kontraŭalkoholulo) mi ne havas elspezojn por biero aŭ por cigaredoj, sed vi vidas, ke la monhelpo ne sufiĉas por vivi kiel homo. Kie estas la mono por lavigi la tolaĵon, por ripari la vestaĵon kaj ŝuojn, por aĉeti novajn vestojn, por literaturo kaj klerigo? Kie finfine restas la mono por lupago kaj monatkarto ebliganta ĉiutage veturi al Berlino?

Nia urba magistrato¹) (urba administrantaro) havas socialistan plimulton, kaj pro tio mi ofte sukcesas, se mi turniĝas al magistrato (fako: publika bonstato) por ke ĝi pagu mian luprezon, kiam mi ne estas kapabla fari tion. Sabate mi ofte kunsidas kun niaj grupanoj por pliperfektigi nin. Nia grupo estas fondita de mi antaŭ unu jaro kaj jam nombras kvardek ok membrojn.

Dimanĉe mi plej ofte tramigras, kiel membro de la turista unuiĝo «La Naturamikoj» kun miaj kunuloj la ĉirkaŭaĵon. Ofte ni jam foriras sabate vespere kaj tiam ni dormas en arbaro sub tendo. La regiono, en kiu mi loĝas, estas riĉa je lagoj, kaj en somero ĉi tie estas belege. Malgraŭ tio mi ne povas senti min hejmece ĉi tie, ĉar mankas la altaj montoj, kiujn mi amas.

Se la partio (mi apartenas la komunistan) proponas manifestaciojn, mi memkompreneble restas en la urbeto por propagandi nian konvinkon inter la loĝantaro kaj varbi por la socialismo, kies venko estas certa kaj kiun ni devas prirapidigi. R. Schulz (9409), Germanio.

¹) Kial tiu ĉi internacia vorto, uzata de Kabe k. a., ne ankoraŭ troviĝas en la O. K. L.?! Ĉu la teda batalado kontraŭ «io» ne permesis ĝis nun okupiĝi pri la enkonduko de kelkaj jam tre uzataj sufiĉe internaciaj vortoj?! Ni nur demandas la Akademion kaj la L. K., ne atendante respondon. I. H. K.

★

En Vitebska okulvitra fabriko

En nia produktado estas multe da tiaj faktoj, kie la virina laboro okupas la unuan lokon: kudro: kaj teks-fabrikoj. En Vitebsko (Blankrusio) estas forta industrio. Kelkaj grandaj fabrikoj de Blankrusio lokiĝas en la urbo. Inter ili okulvitra fabriko. Vasta ejo. Pli ol 200 gelaboristoj. El ili — 150 virinoj. Jen estas akrigista fako. Knaras vitro, oni rondigas ĝin. Lerte kuras virinaj manoj. Silente kaj trankvile estas. La laboro estas malfacila, danĝera; iometa nesingardemo kaŭzas akcidenton. La virinoj laboras pli bone ol viroj, ili pli kutimis. Nun oni parolas pri alkonstruo de novaj fakejoj. Ili preparos vitron, ĉar nun oni ĝin alveturigas el Berlino. Ne estas profite!

Mi konatiĝis kun unu laboristino. Ŝi estas interesega virino, estinta malnovritemulino. Ŝi ne vizitas preĝejon, ne kredas Dion — ŝia dio estas edzo. Oni devas lin obei. Okazis tre interesa fakto. Tiu laboristino kunvivis kun sia edzo

— pàgina 6 —

pli ol 40 jarojn. Ĉiujn ofendojn ŝi estis elportanta. Li estis batema. Kaj jen ŝi forlasis la edzon kaj la religikredon eklaborinte en la okulvitra fabriko kaj komencis konscian vivon.

La junaj laboristinoj estas tre aktivaj. Ili partoprenas delegitlaboron, rondetojn, sed la maljunajn eĉ per dentoj oni ne povas elŝiri el la hejmo.

Nun oni kolektas monon por konstrui propran fabrikan infandomon.

En la fabrika komitato estas K-dino Skvorcova. Ŝi multe da jaroj laboris kiel flikistino, estis aktiva kaj nun estas elektita kiel prezidantino.

Trankvile — silente en la fabrika korto. Kvazaŭ ne fabriko, sed domo… Okulvitra — sola fabriko en BSSR — honoreco de BSSR. Efim Sadovskij-Snejko.

★

Korporacioj de Ĉinaj Knaboj

La ĉina revolucio havas siajn «Korporaciojn de Knaboj», kiuj sin modelas iomete laŭ la rusaj pioniroj kaj nombras 50 000 knabojn 16- ĝis 18-aĝajn.

Vestitaj per ordaj kakiuniformoj, kun ruĝaj mantukoj kaj fortaj bastonoj, ĉi junuloj vidiĝas dejorante ĉie; kaj plej diversaj estas la devoj, kiujn ili plenumas; ekz. ili persvadas (decidigas) la virinojn malligi la piedojn, ili marŝadas frumatene al fabrikoj kun standardoj postulantaj malpli-horan labortagon — «sufiĉas ok horoj», malfrunokte oni trovas ilin ĉe revoluciaj strat-kunvenoj ordigantaj la amasojn.

Ĉe grandega kunveno ĉi lastajn tempojn, kiam renkontiĝis 200 000 personoj kaj dejoris kiel gvardiistoj 16 000 membroj de la Knab-Korporacio, grupo da alilanduloj estis senaverte amasiĝinta en kuregado al la enir-pordo.

«Se oni estus falinta en tiu granda amaso da movantaj personoj», rakontis ĉeestinta usonanino, «oni estus nepre renkontinta morton. Miaj ŝuoj estis forpremitaj, la amaso laŭŝajne estis perdinta senton pri direkto kaj moviĝis tien kaj reen en terura konfuzo — tamen mi estis neniam tre timigita. Ĉiam ie, en la moviĝantaro, mi povis vidi la kakiuniformon de membro de l’ Knab-Korporacio, kaptita same kiel mi, sed ĉiam kuraĝe flirtante supren sian bastonon, elkriante ordone al la amaso, penante ordigi la konfuzon. Finfine la knaboj sukcesis.»

Jen la regularo de la knaboj:

Knaboj devas obei al siaj oficistoj; ili protektu la interesojn de la Laboristoj; ili amikiĝu unu kun la aliuj; ili ne drinku, nek fumu, nek vetu, nek kredu al iaj superstiĉaj ideoj. Ilia devizo estu: «For la imperialismon kaj militismon» kaj ili iĝu estroj de l’ mondo.

La standardo de l’ knaboj longas 1,75 m. kaj larĝas 1 m. Kiam ili sin renkontas ili devas saluti kaj ĉiam portas siajn bastonojn. Instruado de la tagdejora knabaro estas gvidata de la sindikatoj de la 6-a ĝis la 9-a h. matene kaj de la nokt-dejora aro je la samaj horoj vespere.

★

Prizorgo de la laboristaj infanoj en Ĉeĥoslovakio

Dumtage neniu gardas ilin. La gepatroj estas en fabrikoj. La malgrandaj geknaboj ludas surstrate aŭ en malpura korto. La pli aĝaj infanoj (6 jaraj ktp.), venante el la lernejo, tuj devas komenci ankaŭ perlabori sian panon per tielnomata hejmlaboro de nia ornamaj-industrio.

Jam por tiaj infanoj la moviĝo en freŝa aero fariĝas luksaĵo. Ĉi tiun hejmlaboron ili daŭrigos ĝis ili iras dormi. Vespere la gepatroj venas hejmen, lacaj… Ili estas malĝentilaj, malparolemaj, uzas malmolajn vortojn.

La infanoj devas nepre obei — aŭ estas batataj. Tiamaniere ili fariĝas malkonfidemaj al la gepatroj — aŭ eĉ malsinceraj.

De kie devenu la daŭra, profunda amo inter infanoj kaj gepatroj? Tiaj vivkondiĉoj, ĉiam penega laboro, ĉiutage zorgo por la plej necesa nutraĵo ja tute ne kreskigas amon! Ofte la infanoj jam depost naskiĝo estas malbonvenaj.

La dimanĉo ne diferencas. La patrino lavas tolaĵon ktp.; la patro legas gazeton aŭ iras kunvenon… La infanoj ree ne estas kune kun siaj gepatroj, sed solaj. Tiam ili malklare sentas la fakton, ke ili estas laboristaj infanoj, dume la burĝaj infanoj bele vestitaj promenas kun siaj gepatroj.

Komparante sin tiel kun la idoj de niaj malamikoj, ili pli kaj pli ekkonas la mizeron, en kiu ili vivas kaj samtempe la rajton al hominda vivo. Espereble tia meditado, klerigado inter niaj laboristaj infanoj instigos, fondi densan organizon kaj batali por niaj proletaraj celoj. Ĉeĥoslovakanino.

★

Iafoje leĝo pravas

La afero¹) de D-ro Molema finiĝis favore al la ĥirurgiisto. La ago de la flegistinoj estis komence tute kontraŭleĝa kaj tial la strikintinoj, kvankam havinte la simpation de la publiko, sin trovis en falsa kaj senpova pozicio. Ankaŭ leĝe oni ne povis devigi D-ron Molema, ke li forlasu sian oficon. Aliflanke D-ro Molema ĉesis procesi, sed la flegistinoj devas pagi ĝistiam faritajn elspezojn — 160 anglajn funtojn — kaj faris bedaŭresprimon publikan, promesinte ke ili ne plu diferencigos inter D-ro Molema kaj aliaj medicinistoj en siaj atentoj kaj servoj kaj neniel malutilos la interesojn de D-ro Molema ĉe la hospitalo. Ĉar la flegistinoj mem ne povas pagi, la publiko provizas la kostojn.

¹) Oni legu en n-o 142 de «S-ulo».

Krom kelkaj medicinistoj, kiuj pseŭdonime per gazetaro esprimis sian bedaŭron pri la afero, la plejmulto de la profesio silentis ne volinte sin fordoni.

Oni devas kompreni, ke tia rasmalamika afero ne estas izola aŭ malofta. Jen, nun en la urbeto Aliwal North la tiea agrikultura societo ĉe kunveno devigis rezigni sian sekretarion S-ro Gillett, ĉar la lasta, kiu estas ankaŭ juristo, defendis nigrulon akuzita pro atako kontraŭ blanka virino. La sekretario rifuzis volonte rezigni, dirante ke la societo ne pravas diskuti lian profesian laboron. S-ro Gillett aldiris, ke li estis sekretario de la societo dum dek jaroj, kaj kiam li akceptis la pozicion oni certigis lin, ke tio ne malhelpos lian profesion. La ĉeestintoj ĝenerale konfirmis la kapablecon de S-ro Gillett, sed oni esprimis, ke li ne povus servi du mastrojn. Ili ne deziras, ke la nigrulo ne estu defendita, sed ili kontraŭstaras, ke la sekretario tion faru. S-ro Giel de Wet, la iniciatinto de la kunveno, sin esprimis, ke se estus lia propra edzino koncernita en la afero, li estus mortpafinta la defendantan juriston.

La kunveno aprobis kontraŭ unu voĉo la proponon postuli rezignon de la sekretario.

La sekretario malakceptis proponitan salajrpagon por la kuranta jaro, sed konsentis daŭrigi la sekretarian laboron ĝis la societo havigos novan sekretarion. Trinaŭkvinok.

★

Per kio la kapitalistoj propagandas

Sub la titolo «ekzemplo de ofereco», publikigis la germ. nacia popolpartio Halle jenan noton:

«Ni sciigas resumon de la subvencioj (monhelpojn), kiujn sendis la laboristoj al la strikantaj ministoj, somere 1926.

Estas la 13-a kvitanco (ne la unua) publikigita en la gazeto «La klasbatalo», n-o 190 de la 25. 8. 1926. La Laboristaro de diversaj fabrikoj pagis ĉirkaŭe 1500 M. ktp.

Sume pagis 56 lokoj 9569.31 M. Tion faras la laboristoj krom la partiaj kaj sindikataj kotizoj de la malmulta salajro.

Kion faros vi, nacia burĝo, vilaĝano, metiisto, laboristo kaj entreprenisto?

Agu same, la laboristo vivas en pli granda aŭ certe en la sama mizero, kiel en aliaj rondoj.»

Tio montras al ni, ke ili tute precize konas nian mizeron kaj pro tio ni estas devigataj, pli intense batali por plibonigo de la salajro. (6152)

— pàgina 7 —

Striko de japanaj laboristinoj

Antaŭnoto de la tradukinto. La nombro de laboristinoj en Japanio, laŭ la registara statistiko, en la fino de julio 1925 estis 1 456 409 (fabrikoj, minindustrioj kaj aliaj). Tio estas proksimume 5% de la enlanda virina loĝantaro 29 723 884 (oktobro 1925), kaj en la rilato al la ĝenerala nombro de gelaboristoj (4 348 000) tio estas plimulte ol 33 elcentoj. Rilate la nombron de fabrikaj laboristoj (2 006 000), fabrikaj laboristinoj formas 45%. Tamen, kompare kun la grava pozicio, kiun la laboristinoj okupas en nia landa industrio, ili havas mirinde malfortan organizforton. En oktobro 1925 laboristinaj membroj de laboristunuiĝoj estas nur 9196, kompare kun la tuta nombro de laboristinoj nur 6% estas organizitaj. Tiel la japana Laboristinaro estas en situacio malebliganta iun ajn kontraŭstaron al la ekstrema ekspluatado de kapitalo.

En 1925, en du provincaj teksfabrikoj de gubernio Kanagava, okazis preskaŭ samtempe la du rimarkindaj strikoj de la tekslaboristinoj. Kaj depost tiu ĉi okazo, la organiza laboristina movado disvastiĝas rapide.

La suba artikolo estas traduko el la raporto de la tiama strika ĉefejo pri la striko de tekslaboristinoj, kiu okazis en fabriko de urbo Kurume en marto de ĉi jaro.

«Raporto pri la striko en Kurume Kokubu fabriko»

La starigo de laborista unuiĝo kiel fundamenta organizo de batalo en nia proleta movado estis tre malfacila en la teksa industrio. Precipe en la nuna periodo de nia kapitalismo, kiu eniĝis en la ŝtat-kapitalista trusto, enfluiĝinte en la subita falo de la monda kapitalismo, la karakteriza pozicio de la tekslaboristinaro — feŭdalisma sklaveca rilato, organizigado en reakciajn organizojn de laboristinoj, regado de la despota politiko kaj la plia ekspluatado malfaciligas plue la organizadon. Sed tamen, detruante tiun ĉi malfacilecon kaj ankaŭ la solviĝon de laboristinaj problemoj de la vidpunkto de la tutklasa politika batalismo kiel unu ĉenero de la ĉenaro de proletaria emancipa movado, — sekve ni devas fari la organizigadon en batalan organizon. Kiuŝiu Ĉiho Hiogikai — Kiuŝiu Godo Rodokumiai Ŝibu (La filio de Kiuŝiu Unuiĝa Laborista Asocio de Kiuŝiu Provinca Soveto.) ekflamigis tiun ĉi malfacilegan fermuron en la teksa industrio, kiun unue oni volis detrui.

La 12-an de marto 1927, tagmeze, 250 laboristinoj kaj 60 laboristoj deklaris la batalon kontraŭ la fabriko «Kokubu», kiu estas la kapitalisto-posedanto de 15 milionoj da jenoj kaj havas siajn industriajn kamparojn en Manĝurio, Koreo. Kontraŭ la ekscitiĝo de niaj laboristinoj, la polico faris malkaŝan intervenon, speciale kontraŭ Hiogikai estas montrita la dividregado de l’ despota politiko. Daŭra arestado de ĉiuj helpantoj en tuta Kiuŝiu, haltigado, batado de la strikantaj gelaboristoj, domserĉado de gvidantoj en la strikaj filioj, ĉefejo, laŭirado de spionoj al la strikantoj ktp.

Sed 300 Gek-doj gelaboristoj bone bataladis kun pacienco kontraŭ la polica politiko. Malgraŭ ke la gvidantoj estis ĉiuj arestitaj, dum sep tagoj ili batalis, ne disorganiziĝinte ĝis la fino. Kaj finfine, gajninte sekvantajn kondiĉojn, la striko ĉesis meznokte je la 18-a h.

Dum la batalado ni povis konscii klare la esencon de la regadformo, kiu okupas la Laboristinaron — la Proletaron — sub la deposta politiko en «la prezenta ŝtupo». Tamen, ni devis fari ĉi tiun batalon de vidpunkto de la tutklasa politika batalismo. Sed ni finis la bataladon de la komenco en unu punkto de la ekonomia batalismo. Ĉi-tiu konsekviĝas en tio, kion la gvidantoj ne estis komprenintaj por organizigi ĝin reale, malgraŭ ke la gvidantoj havis komprenon pri la tutklasa politika batalismo. Dum ĉi-tiu batalo — de la analizo, studado, ni devas disvolvigi la denunan batalon.

Samtempe raportas la tutlanda Kamaradaro pri la ĉeso de la striko, ni fervorege deziras la pluajn helpadon kaj gvidadon farante kiel objekton de la kritiko nian ĉi-fojan batalon.

La kondiĉoj por ĉeso de la striko:

  1. Plialtigo 15% de la salajro.

  2. Laborhoro 10.30 h. (plimalmultigo 30 minutoj).

  3. Pagigo de tagosalajro kiel premidono por plene laborintoj de unu monato.

  4. Plibonigoj en la kazerno: a) plibonigo de manĝado; b) dono de lito; c) plilumigo de elektrolampoj; d) dono de hibaĉi (japana speciala varmigilo en kiu oni metas karbon, uzata precipe en vintro, ankaŭ en somero por boligi.)

  5. La tutsuma dono de la envagoniĝa bileto por laboristinoj, kiuj laboris pli ol 20 tagojn en unu monato.

  6. Instalo de manĝejo.

  7. Forigo de procent-eltirado por la malfruiĝo de 10 minutoj.

  8. Forigo de pagodevigo pro forgeso aŭ perdo de la laborlisto.

  9. Nenia puno pro tiu ĉi striko.

  10. Marto. 20.

La strika ĉefejo de Kokubu Fabriko Kurume Filio de Kiuŝiu Unuiĝa Laborista Asocio de Kiuŝiu Provinca Soveto, japana Soveto de Laboristaj Unuiĝoj.

(Tradukis el la japana Fumio, Oka.)

☆ DISKUTEJO ☆

Sennacia mon- kaj valorunuo

En nia nova adresaro, kooperfako de SAT (ŝajne k-do Zavada) proponas valoron de kutime uzataj specoj de pano kaj de viando akcepti kiel valorunuon por kompari popolriĉaĵojn de kooperioj¹) en diversaj landoj. Laŭ la propono ĉiun nacimone esprimitan sumon oni devas kompari kun la same esprimita sumo de prezoj de unu gramomilo de «pano» kaj de «viando». Speco de «pano» kaj de «viando» devas esti plej kutima al ĉiu aparta popolo, t. e. en Eŭropo ĝi povas esti tritika pano, sekala pano kaj bovaĵo, en Manĝurio — milio, en Ĉinio kaj Japanio — rizo kaj fiŝo, eĉ diversspecaj vermosimilaj holoturioj (trepangoj)?, en aliaj landoj — maizo kaj birdaĵo ktp.

Sed estas evidente, ke ĉiuj similaj specoj de varo estas tre diverskostaj. Ekzemple la kostoj de tritiko kaj de sekalo en Irkutsk, kie ili estas egale kutimaj, rilatas la unua al la dua kiel 8 al 5. Memkompreneble, ke trepangoj de ĉino kaj maizo de kartvelo aŭ terpomo de polo same diverskostas kaj diversvaloras.

Do «pano» kaj «viando» tre malbone ludos rolon de komparilo.

Zavada forgesis pri alia varo, kiu estas multe pli egalkutima kaj egalvalora en ĉiuj landoj de l’ mondo. Ĝi estas oro…

Ĝia valoro ŝanĝiĝas malrapide kaj pli malpli regule nur post dekjaroj, ĉefe pro ŝanĝoj en orricevo, kiu maŝiniĝas kaj perfektiĝas kaj neproporcie multigas la orprovizon de l’ mondo (ne forgesu ke oro preskaŭ tute ne konsumiĝas kiel pano aŭ viando kaj ĉiam troviĝas en uzo). Gravas, ke la ŝanĝoj de orvaloro estas preskaŭ absolute egalaj en ĉiuj landoj. Tial ĝi povas servi kiel plej bona komparilo. Por trovi valoron de iu nacimone esprimita sumo oni devas nur kompari ĝin kun fakta prezo (en la sama tempo) de unu gramo da oro 999-milone pura. Ekzemple, se unu tia gramo da oro nuntempe kostas 18 frankojn, la nacimone esprimita sumo da 36 000 papermonaj frankoj devas valori 36 000/18 orgramojn, t. e. 2000 orgramojn. En sovetia mono unu orgramo en nuna jaro kostas 1,2916 rublojn paperajn. Do la sumo porekzempla da 25 832 paperrubloj valoras ĝuste 20 000 orgramojn. La prezon de orgramo oni ĉiam povas scii en iu banko, kaj nun en kapitalista ordo estas en ĉiuj landoj same facile troveblaj kiel fokstrotejoj, preĝejoj aŭ bordeloj. En ĉiu lando la prezo de oro estas ĉiam skrupule oficiala kaj milmilone preciza. Do oni ne bezonas artifiki per pano kaj viando eĉ per kompromisaj spesoj, ĉar eksternacia monunuo jam antaŭ longe ekzistas. Ĝi estas orgramo. Ni komprenu kaj apliku ĝin por niaj sennaciaj celoj! M. Krjukov (financa inspektoro).

¹) Laŭ la deziro de l’ aŭtoro ni lasas la vorton «kooperio», kvankam ni ne konsentas kun tiumaniera formado de vortoj. Red.

La homoj malamas, kion ili ne komprenas.

— pàgina 8 —

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Germanio. En Zittaŭ fondiĝis SAT-grupo, 10 K-doj tuj aniĝis. — En Sommerau okazis subdistrikta kunveno. Dek novaj kursoj malfermitaj. La SAT-anaro en tiu distrikto iras al la dua cento. — Hispanio. En Barcelona gvidas kurson en la «Lernejo de la laboro» Arturo Doménech, pagata de deputitaro. — Nederlando. La SAT-konferencon en Haarlem ĉeestis 39 Gek-doj el diversaj lokoj. La bonvenigon faris K-do Benjamin. Prezidis K-do de Bruin, kiu fiksigas la tagordon. — Okazis diskuto pri la rilatoj de la SAT-anoj al la NFLE (Ned. Fed. de Lab. Esp.). La morta stato de la sekcio de NFLE en Amsterdam kaŭzis la fondon de la Esp. Studa Klubo, kiu poste baldaŭ transformiĝis en SAT-grupo. Ke la paŝo estis bona kaj necesa, montras la florado de la grupo, kiu nuntempe jam havas 45 membrojn. Oni parolis por kaj kontraŭ kunlaboro kun la burĝaj federacioj. Fine la jena rezolucio estas unuanime akceptita: «La SAT-konferenco en Haarlem esprimas la deziron, ke la SAT-anoj kiom eble plej kontaktiĝu kun ne SAT-anaj lab. esp-istoj, tamen lasante al ĉiu la plenan liberecon fondi memstaran SAT-grupon, se la cirkonstancoj tion necesigas». K-do Bosma instigis ĉeesti la SAT-kongreson kaj akcentas ke ĝi ne estas festa, sed labora kunveno, montrante la diferencon kun la Kongreso en Danzig. Oni esprimis bedaŭron pri la disiĝo inter TLES kaj SAT, atentigante tamen, ke SAT ne estas politika organizo. Oni decidis sendi la profitan saldon de la monkolekto por la salono al Lyon por subteni finance la SAT-kongreson. Estis sendita protestrezolucio kontraŭ la mortigo de la senkulpe kondamnitaj Sacco kaj Vanzetti.

[BILDO p.8 | 12,48,35,54] Ornama kapdesegnaĵo: malfermita libro, plumo kaj skribaĵoj en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Jozef kaj la edzino de Potifar aŭ Idoj de Merkuro kaj Eroso, de H. J. Bulthuis. Eldonejo: Heroldo de Esperanto. Formato: 13×19½ cm, 188+200 pĝ. Prezo: nemontrita.

Apero de originala esperanta romano estas, ĝenerale, ĝojiga fakto… almenaŭ kiam ĝi estas bone verkita. Bedaŭrinde la aŭtoro de «Malriĉa en spirito» estis… malriĉe inspirita. Kun profunda bedaŭro ni devas konstati, ke la literaturaj kapabloj de l’ aŭtoro nemulton pesas: kun laŭdinda diligenteco li priskribas en plej teda maniero plej tedan historion; kaj fininte la 388-an paĝon de lia verko oni demandas sin: «Por kio li tion faris?» S-ro Bulthuis pli utile povus labori kiel tradukisto. Des pli, ke lia stilo estas gramatike bonega kaj dank’ al tio ni eĉ povus rekomendi la recenzatan verkon al esperantistoj perfektiĝemaj. Ereto.

Prozo el danaj-norvegaj aŭtoroj, trad. de H. Th. Thomsen. Esp-o-eldonejo: Agado, Oslo; 1908 j. (!) Formato: 13×20 cm, 62 pĝ. Prezo: 40 oeraj norv.

Ĉi tiu libreto meritas ĝuste la kontraŭajn dirojn. Ĝi enhavas tre interesajn rakontetojn, kiuj estas fuŝege tradukitaj. La tradukinto cetere mem tion konfesas en sia antaŭparolo. Kiam oni legas similan lingvaĵon, oni komencas pensi, ke esperanto estas malfacilega lingvo… Ereto.

Einführung in die Esperanto-Handelskorrespondenz (Enkondukon en esperantan komerckorespondadon), de D-ro Emil Pfeffer. Steyremühl-Verlag, Wien. Form.: 12×19 cm, 91 pĝ. Prezo: 0,50 mk. germ.

Tiu ĉi serioze prilaborita kaj zorge eldonita (malgraŭ ĝia tre malgranda prezo) libreto estos sendube tre utila al esperantaj komercistoj, eĉ ne germanlingvaj. La stilo estas tro proksima al la germana kaj nenecesaj neologismoj abundas. Ereto.

SAT-poŝtkartoj. Unu serio konsistanta el kvin kartoj, eldono de Sennacieca Asocio Tutmonda, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, Germ., prezo de la tuta serio: 0,50 mk. g.

Jen kiel diras la anonco en la pasinta n-o, la unua provo de sennacieca arto! La kartoj estas numeritaj, kvar el ili kuntekstaj. La unua, sen teksto, parolas per si mem, per sia multkolora bildo: juna laboristo, kiu en sia dekstra mano tenas la pezan martelon, sian stomakprizorganton, kaj per la maldekstra alten en bluan fonon levis la ruĝverdan stelon kun la fajraj literoj «SAT», signo de lia intelekta idealo! Majeste li staras sur disrompitaj standardoj naciaj kaj kuraĝe rigardas antaŭen al la… estonta sennacieca homaro. La dua karto montras kiel «La SAT-agado ruĝigas la verdan stelon», la tria — kiel «El la verda stelo la SAT-anaro eltiras la ruĝan». La du lastaj, kun trafa teksto sur la bildflanko, montras kiel «Per ruĝa savilo proletoj savas la dronantan verdan stelon» kaj kiel «SAT gvidas al Sennacieco la antaŭeniradon de tutmondaj proletoj»; Nur unu rimarketo: ni vane serĉis la nomon de la verkistoj. Verŝajne ilia troa modesteco ne permesis al ili montri sin. Kiel de simbola, tiel de teknika vidpunkto la kartoj estas veraj artaĵoj, ĉiu senpartia kompetentulo konsentos pri tio, kaj vere ili estas la plej bona propagandilo por SAT. K-doj, en via proleta monujo certe troviĝos kelkaj moneroj, rapidu mendi per ili almenaŭ unu serion. Korespondemuloj, aĉetu kaj uzu nur tiujn vere posedindajn kaj disvastigindajn multkolorajn poŝtkartojn. Tiamaniere vi ligos la agrablan kun la utila, kaj la profito estos duobla. I. H. K.

Gvidlibreto por Japanlando, 37 ilustraĵoj, 9 landkartoj, tradukita de la redakcio de Japana Esperanto-Instituto, eldonita de Japana Ministrejo de Ŝtat-fervojoj, Tokio, 1927. Formato: 13×19 cm., pĝ. 102. Prezo: ne montrita.

Jen ne gvidlibreto, sed tuta gvidlibro, kartonita kaj bildabunda pri unu el la plej interesaj partoj de l’ mondo. Jam sur la kovrilpaĝo gracia japanino, en multkoloraj vestoj, altiras vian atenton kaj kvazaŭ invitas vin viziti — almenaŭ spirite — la t. n. Landon de Leviĝanta Suno. Kiel gvidlibro ĝi estas modela kaj kiel propagandilo unu el la plej trafaj. Montri ĝin al skeptikuloj estus multe pli efike ol fari plej elokventan paroladon pri la signifo de esperanto. Vi certe kun plezuro kaj ĝuo trafoliumos la interesplenajn paĝojn de tiu luksa oficiale eldonita libro, kiun la Fervoja Ministerio en Tokio, verŝajne senpage dissendas por propaganda celo. I. H. K.

Oficiala Klasika Libro de Esperanto, itala, hispana kaj portugala partoj. Esperantista Centra Librejo, 51, rue de Clichy, Paris IX-e. Formato: 10×15 cm., pĝ. 118. Prezo: 3.60 fr. fr., sendkostoj plie.

Ankaŭ tiu ĉi «daŭrigo de la O. K. L.» de la Esperantista Akademio estas fuŝe aranĝita. Kial ne estas enlistigitaj ĉiuj radikoj en la unuan parton titolitan «Tradukitaj Radikoj», sed oni lasis ĉe la fino ankoraŭ du apartajn partojn kaj aldonon?! Kunigo ja de ĉiuj partoj nur faciligus la kontroladon de la esp-aj kaj internaciaj radikoj kaj ŝparus la tempon kaj la nervojn de la serĉanto en tiu libreto, kiun ĉiu devas havi antaŭ si aŭ prefere ofte en la mano. I. H. K.

— La Esp. Lab. Unuiĝo en Praha eldonis kartonan bildon (22×33 cm.) prezentantan laboriston kun martelo sub ruĝa standardo super fabrikoj kaj sube esp-oteksto: «II. Ĉeĥoslovaka Laborista Olimpiado, Praha, 26. junio—26. julio 1927″.

*

Nacilingvaj eldonaĵoj

Iz nedavnego proŝlogo Persii, de E. F. Rebrik. Eldonita en Teheran 1927. Formato: 14¼×20½ cm., pĝ. 219. Prezo: ne montrita.

La esperanta titolo de tiu ruslingva verko estas: «El proksima estinteco de Persio», verkita de nia K-do Rebrik. En ĝia antaŭparolo li mencias, ke la unua parto estas presita esp-e en «Sennaciulo». Menciinda estas la tre malmulta bibliografio pri Persio en esp-o. Efektive, krom la tie ne menciitaj libreto de Georg Davidov «Pri la punoj en Persio», eldonita antaŭ la mondbuĉado en Budapest, kaj la tri artikoloj «Pri Persio» de Iv. H. Krestanoff en «Esperanto» de UEA dum la milito, ekzistas nur ankoraŭ du verketoj: pri Baha kaj pri la Bahaja movado. I. H. K.

*

Unuekzemplere ricevitaj libretoj

Pri landnomoj, la sistemo de D-ro Zamenhof, sekvata de rimarkoj pri la propraj nomoj en esperanto kaj ilia transskribo, de Th. Cart. Kolekto de la Akademio. Eldonejo «Esperantista Voĉo», Jaslo, Polujo, 1927. Formato: 10×15 cm., pĝ. 16. Prezo: 0.40 sv. fr.

Oomoto, le nouveau mouvement spirituel. Eldonis: Bureau Européen d’ Oomoto, 49, Rue Boulard, Paris XIV-e. Formato: 13×18 cm., pĝ. 53. Prezo: 3 fr. fr.

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

The Labour Woman, London, aŭgusto 27: «Mia Vivo», de Maria Mikstätter (en esp-o). — Post und Telegraphie, Berlin, 30. 7. 27: Artikoleto de K-do Nathans pri la praktika valoro de esp-o dum lia vojaĝo en Balkanio. — Revista Popular, Córdoba, 1. 8. 27: Infaneco de Lenin. — Bezbojnik, Sovetio, 3. 7. 27: Letero el Persio.

Enhavis notojn pri SAT:

Le Semeur, organe de Culture Individuelle, 16, rue Froide, Caen: 27. 7. 27 (Pri la VII-a SAT-kongreso; tiu ĉi gazeto ofte priparolas la internacilingvan demandon).

HELPU MIN!

Kiu inter Gek-doj povus helpi min ĉe forkuro el Jugoslavio. Mi estas 25-jara lignaĵisto, needziĝita kaj volus labori ankaŭ alian laboron, prefere en Sovetio. Skribu al mi tuj: Mato Lovrić, Tkalĉićeva 73, Zagreb (Jugoslavio).

☞ Gek-doj en ĉiuj landoj! ☜

La Manchester Laborista Esperanto-Klubo okazigos konferencon je la 24. 9. 27. Ĉeestos delegitoj el metiunuiĝoj, socialistaj partioj, kooperativ-organizoj, junularoj ktp. Bonvolu sendi salutleterojn almenaŭ unu el ĉiu lando. Adresu al K-do Sheldon, 114, Duke St., Stretford Rel. [?], Manchester (Anglio)

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 153, 8 de setembre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 153 — APERAS SEMAJNE — 8. Septembro 1927

[BILDO p.1 | 42,3,53,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

ŜTATA JUSTECO ESTAS NUR VORTO

Post la malesperaj fortuzoj de la internacia Laboristaro kaj Intelektularo, okazis tio, kion neniu atendis: la grandaj martiroj de la amerika kapitalismo, Sacco kaj Vanzetti estas ekzekutitaj.

Du idealistoj — aŭ anarĥiistoj — estis en 1920 pro iu nekonata de ili mortigo arestitaj, sep jarojn juĝataj kaj sen pruvoj je morto kondamnitaj…

La sorto de tiuj du kondamnitoj ekscitis la spiritojn. La protesta internacia ago por la senkulpaj akuzitoj, laŭ siaj forto kaj dimensioj, estas malofta kaj tre simptoma fenomeno: malofta, ĉar ĝi superas eĉ la faman «Dreyfus-aferon», kiu skuis Francion en la fino de la lasta jarcento kaj trovis eĥon fremdlanden, simptoma, ĉar neniam ĝis nun la publika opinio defendis per tia forto la viktimojn de la militanta kapitalismo.

El la tuta mondo estis sendataj telegramoj por ilia amnestio. Eminentuloj kiel Romain Rolland, Herriot, Mackdonald k. a. alvokis, ke oni ne faru juĝeraron per la ekzekuto. En la tuta mondo okazis sennombraj protestoj kontraŭ la intencata ekzekuto. Grandaj organizoj kaj unuarangaj aŭtoritatuloj, la tuta liberala gazetaro de Eŭropo kaj Ameriko pledis por ili. La fakto, ke Sacco kaj Vanzetti vivis tutajn sep jarojn kun la ĉiutaga, ĉiuhora kaj ĉiuminuta penso, ke ili povas ĉiumomente esti ekzekutitaj, igis eĉ la faŝistojn kaj la papon postuli amnestion por la du mortkondamnitoj, ĉar ili ja sufiĉe elpagis eĉ la plej teruran krimon.

[BILDO p.1 | 26,37,70,84] Desegnaĵo: elektra seĝo kun kabloj al du stakoj da moneroj, super ĝi suno kun dolara signo; maldekstre kaj dekstre kvar rondaj portretoj — supre du viroj kun ĉapeloj (la juĝistoj), malsupre Sacco kaj Vanzetti.

Distingiloj de la Usona «Kulturo»! — Elektra seĝo kaj dolarsuno. (Supre: la buĉistoj, malsupre: la viktimoj)

La kunsento, la simpatio, kvankam venanta ĉefe el komprenebla humaneco, estis tutmonda kaj klare montris, ke la justemo kaj la kompatemo estas ecoj ŝatataj en la tuta mondo. Kaj ŝtato, kiu malatentas aŭ forgesas tion, perdos sian prestiĝon. Kaj malgraŭ la tiel klara kaj laŭte esprimata publika opinio, Sacco kaj Vanzetti estis ekzekutitaj.

Ekzekutitaj, ĉar, laŭ senatoro Bora, «estas humiligo por la amerika popolo (sic!) turni eĉ plej malgrandan atenton al la fremdaj protestoj kaj al la manifestacioj de la amerika Proletaro».

Ekzekutitaj post kiam la viktimoj tiel longe estis turmentataj pro la teruro de la mortkondamno, ĉar «la intereso de la juĝaparato postulis, ke la kondamnitoj estu vivaj ĝis la plej alta instanco de la ŝtato diros sian vorton». Ekzekuto, kiu egalas leĝigitan mortigon, provokita de politikaj motivoj.

Ekzekutitaj, ĉar la politikaj konvinkoj de la arestitoj transformiĝis en krimon, kaj la krimo ricevis politikan karakteron. Nur tial «kulpaj aŭ senkulpaj ili devas esti kondamnitaj je morto», kiel jam antaŭ la juĝado deklaris iu juĝkonsilanto, ĉar «pli bone estas kondamni du senkulpulojn ol mortigi la kredon de la publiko en la forto de la leĝoj«. Ĉu tiu leĝo, kiu ne estas simbolo de senpartia justeco, povas atendi obeon aŭ inspiri estimon ĉe la homoj?! — Ne, milfoje ne!

La afero Sacco kaj Vanzetti por la burĝaro estis do ne afero de la justeco, sed afero de la forto. Tiu ekzekuto estas por ĉiu libera homo ago de barbareco, tiu justeco estas nek moderna, nek homa, nek inda por la XX-a jarcento. Prava do estas la konvinko de Van-

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

zetti, ke » la historio de l’ homaro ankoraŭ ne komenciĝis kaj ni vivas ankoraŭ en la unua stadio de l’ antaŭhistorio».

La nomoj de l’ŝtato Masaĉusec, de l’ guberniestro Fuller kaj de l’ juĝisto Thayer restos por ĉiam enskribitaj en la nigraj paĝoj de l’ estonta historio. Ili ekzekutis du karajn viktimojn, sed ili neniam mortigos la konvinkojn, la ideojn, ĉar la lumaj ideoj estas senmortaj kaj, malgraŭ ĉio, faras sian vojon.

Sacco kaj Vanzetti mortis en varma atmosfero de tutmonda kunsento kaj superforta batalo por ilia savo. Tio ne estas malgranda konsolo, tiom ke la publika konscienco vekiĝas ne tiel facile kaj tiel propramove. Ili povas dormi trankvile sian eternan dormon — ni nur plidensigos niajn vicojn kaj plifortigos nian batalon kun firma kredo en la devizo de nia «Ruĝa Standardo» kaj forta atentigo al la tutmonda subpremantaro, ke «Venos tago de l’ repago — juĝantoj tiam estos ni!» Tiam komenciĝos la historio, la vera historio.

I. H. K.

VII-a Kongreso de SAT

(Daŭrigo de la raporto)

Unua laborkunsido

Fine la administranto povas prezenti la Raporton de E. K. Ĉar la aliaj raportoj jam aperis en «S-ulo», Lerchner donas nur la kasan raporton. Ĝi montras la konstantan kreskon de la Asocio kaj bonan gvidon de la afero. El tiu raporto oni vidas, ke tra niaj manoj fluis multe da mono kaj certiĝas, ke nur kun sufiĉe bona financa bazo ni povas progresi. La kasraporton kontrolis speciala komitato en Leipzig kaj trovis ĉion en ordo.

Sekvas diskuto pri la kasraporto, kiun partoprenas Deubler, Boubou, Lerchner, Riese, Cierpka, Bässler kaj Glodeau. Kontraŭ la atentigo de Deubler pri ŝparado ĉe la dungo de la administraj oficistoj, evendiĝis, ke la laboro en la Administrejo estas tiom granda, ke la dungitoj fordonas al ĝi multajn horojn nepagatajn. Tie ĉi estas ne eble fari pli grandan ŝparon. Al la demando de Deubler, kial oni ne sciigis pri dungo de oficistoj al la anoj, Lanty respondas, ke la E. K. sola havas la taskon laŭ punkto 4 de la Regularo — dungi aŭ maldungi oficistojn kaj difini al ili salajrojn. Cetere la Sektor-Konsilantoj estis informitaj per cirkuleroj.

Starr demandas, ĉu la kasraporto aperos en la gazeto. Lerchner respondas, ke ne estus saĝe publiki ĝin kaj donas pri tio klarigon, kiu ricevas unuaniman konsenton.

Ĉe la voĉdono, la kasraporto estas unuanime akceptita, kaj la Prezidanto esprimas ĉies opinion, dankante la administrantaron de SAT pro la bona funkciado dum la lasta jaro.

K-do Roux je la nomo de la K. K. sciigas, ke je la 14-a h. tute precize la kongresanoj estu en la kongresejo, tiel akurataj kiel ĉe eniro de fabriko, por esti fotografpafitaj.

Dua laborkunsido

Post laciga promenado al la ĝusta fotografloko K-do Boubou malfermas la laborkunsidon nur je la 16½-a h. Roux legas saluttelegramojn kaj leterojn de Izgur (Kremenĉug), el Kaunas, Antverpeno, Lisbono, aeroplanleteron el Helsinki, longan kortuŝleteron de politika malliberulo en Bulgario kaj dankon de la Internacia Asocio Biokosma, pro la bonakcepto de la sciigoj en «S-ulo».

Boubou petas Lanty raporti pri Sennaciulo. Tiu ĉi respondas, ke la raporto jam aperis en la gazeto; aldone li nur sciigas pri la nova redaktoro, K-do Krestanoff, kiu nun zorgas pri la teknika kaj lingva flanko de la organo, kaj Lanty nur pri la ideologio. Nenia kritiko. Prez. Boubou konstatas, ke neniu deziras la parolon, tio sekve signifas, ke la gvidado de Sennaciulo ricevas ĉies aprobon.

Pri Sennacieca Revuo Lanty mem devas raporti, ĉar el Moskvo neniu ĉeestas, raporto ne estis sendata. Li do raportas negative. Pro la malakurateco de niaj sovetiaj K-doj «S. R.» perdis abonantojn. Tiu ĉi situacio ne povas longe daŭri. De nun la gazeto aperos laŭ tri serioj: scienca, pedagogia, literatura. Ĉiu fakestro estos respondeca pri la serio, kiun li prilaboros. La materialo devos esti sendata al Parizo, kaj tie se okazos prokrasto ni prizorgos alian materialon por certigi la akuratecon en la aperado de Sennacieca Revuo.

Klopfleisch, ĵus veninta el Sovetio ŝerce diras, ke li parolis kun Nekrasov en Moskvo, kontraŭ kiu ankaŭ estas la K-doj en Odessa ktp. Nekrasov estas redirinta, ke li principe ne respondas leterojn!… Lanty kvazaŭ senkulpige atentigas, ke, kiel poeto, Nekrasov laboras kiam la muzo inspiras lin. Li ne deziras, ke la Kongreso mallaŭdu K-don Nekrasov, kiu multon faris por SAT en la komenca tempo. Cetere la «kulpulo» firme promesis, ke estonte li laboros pli akurate. Boubou legas la proponon de Nekrasov kaj liaj du kunredaktoroj. Ili proponas la supredirita de Lanty, opiniante, ke oni povas eldoni 6 kajerojn de literaturo, 2 tekniko kaj 4 eduko. La nova aranĝo komenciĝos en oktobro. Deubler trovas «S. R.» tro liberstile skribita kaj proponas, ke anstataŭ ĝi aperu en «S-ulo» speciala aldono, do tutan forigon de «S. R.». Mailand ne konsentas — li tre ŝatas «S. R.». Wolfrum demandas kiom da membroj legas «S. R.». Oni respondas: 1200 laŭ la raporto. Boubou vidas en «S. R.» la komenciĝon de grava fako peresperanta. Ĝi kunigu ĉirkaŭ si la plej kompetentajn K-dojn. Pli poste oni povos krei por ĉiu fako apartan gazeton, nun ne. Tial ni ne devas forigi, sed reorganizi la aferon.

Pri La Lernanto raportas denove Lanty dirante, ke multaj riproĉoj okazis. La lingvo estas ja tro malfacila kaj ne ĉiurilate korekta. Sed pri la enhavo necesas scii la opinion de la legantoj mem. Persone li ne havas opinion. Ĉu la gazeto devas esti por komencantoj aŭ por perfektiĝantoj? Li tre deziras, ke la lernantoj diru sian opinion pri «L. L.» por ke ni povu trovi la ĝustan vojon.

K-dino Danneil diras, ke ĉar La Lernanto-n oni legas por lerni, necesas simpligi la stilon. Guhr volas, ke ankaŭ la artikoloj estu pli facilaj. Oni montras la jenan solvon: ke «L. L.» estu redaktata de diverslandaj K-doj kun helpo de esperanto-instruistoj. Boubou trovas, ke «L. L.» estas la plej komplika el ĉiuj gazetoj. Deubler subtenas lin, deziras la pluan eldonon, sed varme rekomendas al E. K., ke ĝi rilatu kun la landaj organizoj por eviti duoblan presadon de la materialo en aliaj lab. esp. gazetoj. Ĉi tiuj estu la unua fundamenta ŝtupo, kaj «L. L.» la dua. Torrent proponas, ke ĝi aperu kun subtitolo «Sennacieca Lernanto».

Lerchner resumas la aferon de ambaŭ lastaj gazetoj. Li konstatas, ke la aperado de «S. R.» estis tre malakurata, kaŭzis multajn komplikaĵojn, kaj ĝojas, ke la redaktejo estos en Parizo. La sama estas kun «L. L.» — li ne kontentas kun la redaktoro, ĉar tiu ĉi sendas la materialon senorde kaj la administranto devas kunmeti la gazeteton. Li aprobas la transigon ankaŭ de tiu organo en Parizon sub la gvido de la nova redaktoro. Revenante lastfoje al «S. R.» li klarigas, ke ne estas aranĝebla la aparta abonado de serioj, ĉar mankas abonantoj por grandaj kvantoj. Oni devas trovi alian solvon. La Prezidanto diras, ke tiun solvon trovos la E. K. kiam la gazetoj estos memstaraj. Lanty pledas por ne tro scienceca serio: ni celos fari, ke la tri serioj estu interesaj por ĉiuj; nur pli poste, en oportuna tempo, ni povos eldoni memstarajn fakgazetojn.

Bässler diras, ke E. K. zorgu pri pli regula aperado de «S. R.». Tiu ĉi

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

gazeto pruvas al iuj mondlingvanoj, ke esperanto povas trakti sciencon. Pri «L. L.» li trovas, ke la titolo sufiĉas. La valoro de la gazeto ne kuŝas en la titolo. Per ĝi ni volas eduki la lernantojn al sennaciismo, sed la enhavo ne sufiĉe taŭgas. La rubriko «Nia kurso» tute superfluas, ĉar en ĉiu lernolibro estas tia materialo. Necesas, ke ĉiu kritikanto partoprenu la materialon. Tiam ĝi estos unu el la plej valoraj organoj de nia Asocio. Guhr pledas por daŭrigo de la kurso. Lerchner opinias, laŭ faritaj spertoj, ke multaj esperantistoj ne scias ĝuste apliki la adjektivojn kaj adverbojn, la posedan pronomon «sia», la sufiksojn «ig», «iĝ» kaj la participojn. Li do trovas la rubrikon «Nia kurso» tre taŭga. Wolfrum diras, ke se oni forigas la instruan parton, oni kvazaŭ forprenas la tutan animon de la gazeto.

Luque proponas, ke «L. L.» aperu kiel aparta paĝo en «S-ulo», sed ne kiel aparta folio. Bässler pledas por aparta eldono de «L. L.», motivigante, ke multaj lernantoj komence abonas nur ĝin kaj poste «S-ulon». Li trovas kelkajn artikolojn superfluaj, ekz. la fabelon «La novaj vestoj de la reĝo», kiu lin naŭzis, tial li ne legis ĝin ĝis la fino. Lanty atentigas, ke ĝuste en la fino la reĝo estas tre trafe primokata, ke la profundsenca fabelo entenas ion revoluciecan. Cetere tiu ĉi artikolo aperis en «L. L.» ĉefe pro la stilo, ke por akiri bonan stilon, necesas legi Zamenhofajn tekstojn; kaj sekve ne dependas de ni ĉu la aŭtoro de esperanto estis pacifisto kun iom nebula ideologio.

La prezidanto diras, ke estas nebezone voĉdoni, ĉar ambaŭ aferoj solviĝis, kaj la proponinto Luque ricevis kontentigon.

Estas legata nova propono: Oni sendu al ĉiu grupo plurajn ekzemplerojn de nia organo. Lerchner respondas, ke kiu volas vendi, tiu povas mendi, sed devus almenaŭ post 4 semajnoj sendi la monon. Cetere tio estas afero de la grupoj mem. Soares atentigas, ke multaj K-doj estas vaguloj kaj sekve ne povas aboni, al kio Starr respondas, ke la solvo de la problemo kuŝas ĉe la membroj mem. Glodeau adresigas Soares al la grupestroj. Lerchner konstatas, ke ekzistas inter la multaj tre akurataj perantoj ankaŭ malakurataj, kiuj ricevas vendekzemplerojn, sed ne pagas. Al fidindaj perantoj ni ĉiam pretas helpi. Oni proponas fini la diskutadon — akceptite.

La prezidanto post kelkaj informoj priekskursaj fermas la kunsidon je la 18-a h.

Tria laborkunsido

Dimanĉon, la 14. 8. 27, je la 9½-a h., post malfermo de la kunsido, Roux legas salutojn el Neugersdorf, Sovetio, Ruĝa Uralo, Dachau, Chemnitz. K-do Lanty en la nomo de E. K. faras jenan deklaron:

«Je la nomo de la E. K. ni devas doni kelkajn klarigojn pri la hieraŭa elekto de la prezidantaro. Unue necesas rememorigi, ke SAT estas superpartia, supertendenca organizo. Sekve, kiam temas elekti estraron por gvidi la debatojn de niaj kongresoj, la sola konsidero pri la elektindeco de la Kongresestraro devas esti nur ilia sperto, ilia gvidkapableco. Ni deklaras ĉi tie tute sincere, ke nur tia konsidero gvidis nin en la elekto de la K-doj, kiujn ni proponis al vi hieraŭ.

Tamen ni eksciis, ke K-doj suspektas, ke ia konsidero pri partieco instigis nin. Estis al ni dirite, ke la estraro hieraŭ elektita estas… komunista!…

Granda estis nia miro ĉe la aŭdo de tia diro. Ni ripetas, ke la penso pri partieco ne envenis nian kapon kaj nur la hazardo povus fari, ke fakte la tri prezidantoj kaj la tri sekretarioj estas komunistoj. Se tiel estus, malgraŭ nia absoluta lojaleco rilate ĉi tiun aferon, estus tamen al ni malfacile pravigi nian agmanieron.

Bedaŭrinde por la suspektemuloj la faktoj ne povas pravigi la suspektojn. Ni demandis K-don M. Starr pri lia partianeco kaj li respondis, ke jam de pli ol tri jaroj li eksiĝis el la Brita Komunista Partio. De tiu tempo li estas membro de la Laborista Partio, kiu, kiel sciate, ĝis nun ĉiam rifuzis akcepti la aniĝon de komunistoj. Sekve nur K-doj Bässler kaj Boubou estas kompartianoj. Ĉiu K-do kredeble konsentos, ke la sekretariado de niaj debatoj ne estas malpli grava tasko ol ilia gvidado. Nu, okazos, ke inter la sekretarioj unu, K-do Krestanoff, estas senpartiulo, eksneŭtralulo, ekspacifisto, lastatempe konvertiĝinta en klasbatalanton; la dua, K-do Guma, estas liberecano, kaj pri la tria, K-do Bosma, ni ne havis okazon demandi lin pri lia partianeco.

Se tiu nia deklaro ne povas forigi ĉian suspekton pri nia lojaleco rilate al la diversaj partioj kaj tendencoj, ni deziras, ke la kongresantoj mem proponu aliajn K-dojn por gvidi kaj enprotokoligi niajn debatojn.

Ni ja devas forigi ĉian ajn motivon, ĉian ajn pretekston, kiun oni povus uzi por daŭrigi la senbazan famaĉon, ke la estraro de SAT ne ĉiam honeste agas rilate la diversajn tendencojn.»

La Prez. Boubou diras, ke ankaŭ ĉi tie devas ludi rolon la grava leĝo de la plimulteco kaj demandas, ĉu iu volas anstataŭi lin. Deubler asertas, ke li akuzis hieraŭ la E. K. nur pri tio, ke por gravaj postenoj ĝi unue sin turnas al komunistoj, ke ekzemple, la E. K. elektis Borrell kiel konsilanton, dum aliaj certe pli taŭgas; la samo okazis rilate la redaktadon de «L. L.», kiun oni komisiis al tiu K-do. Li bedaŭras, ke Lanty ne parolas pri tio.

K-do Lanty deklaras, ke necesas klareco en tiu afero. Estas nevere, ke la E. K. elektis K-don Borrell kiel konsilanton. Rilate tian postenon E. K. simple funkciigis ĝeneralan voĉdonon. Ĉiu rajtas kandidati. Se la E. K. komisiis al Borrell la redaktadon de «L. L.», tio okazis tial, ke la afero urĝis, ke nepre necesis senŝarĝigi la tiutempan redaktoron (Lanty), ke nia Barcelona K-do ĉiam montriĝis tre fervora kaj helpema, ke cetere nur la sperto povis montri ĉu la komisiito povos bone aŭ ne plenumi la taskon. Lanty aldonas, ke en tia afero neniam la partieco ludis ian rolon, ke hodiaŭ li eĉ ne scias, ĉu Borrell estas komunisto aŭ ne.

K-do el Nürnberg parolas pri la sankciigo de la hieraŭ elektita kongresestraro kaj instigas al voĉdono. Lanty atentigas, ke prezido ne estas honoro, sed laboro, kaj ke li penis nur pri la taŭgeco gvidi. Deubler deklaras, ke la afero pri la prezidado ne estas tiel simpla — la E. K. estonte pli zorgeme priatentu tiun aferon. K-dino France miras, kial K-do Deubler ne diris jam ĉe la elektado, kiun li ŝatas vidi elektita. K-do Bässler akcentas, ke la prezidantaro estas ĉiam kontrolata de ĉiuj kaj ke la malkontentuloj povis plendi. Li estas preta ĉiam foriri de tiu loko, kiun li suriris nur laŭ peto. Klopfleisch suspektas, ke Deubler kvazaŭ intence ŝveligas tiun aferon, kaj Glodeau aldonas, ke estus granda eraro opinii, ke la E. K. konsistas nur el komunistoj; fakte nun nur li en Paris estas kompartiano. Robert opinias, ke sufiĉas esti esperantisto kaj SAT-ano.

Marceau Dessoit plendas, ke li vidas en «S-ulo» nur artikolojn de komunistoj, ke tiujn de anarkiistoj oni ne enmetas. Lanty postulas, ke li citu faktojn. Tiamaniere oni denove enmiksis la gazetaferon. Bässler proponas ĉesigon de la debato. Ĉar oni trovis Deubler malprava, tiu akcentas, ke li tute persone diris al Lanty pri lia neatento al aktivaj SAT-anoj, kiuj ofte plendis pro tio, ke oni tro simpatias al komunistoj. Ĉar tiu afero tro tedis, venis propono por la ĉesigo de la debatoj, kio, kontraŭ kvar voĉoj, estas akceptita. Lanty petas la kongreson voĉdoni, ĉu la jam elektika prezidantaro restu, aŭ ne. Boubou sin defendas dirante, ke li ja montris sin hieraŭ, kiel ĉiuj vidis, ne partiema, detenante sin, kvankam li estas tre kritikema. La afero estas ĉesigita kaj la prezidantaro aprobita.

La Prezidanto transdonas la parolon al K-do Bässler por raporti pri la Gazetservo de SAT.

Bässler raportas pri la funkciado de la gazetservo. La taskoj de nia gazetservo estas detale priskribitaj en la Jarlibro kaj en «S-ulo». La Sovetiaj K-doj estas la plej agemaj, kaj ni devas formeti el la sovetiaj raportoj almenaŭ 60%. Kunlaboras K-doj de multaj tendencoj: socialistoj, komunistoj, anarkiistoj k. a. La laboro estas farata post nia panakira okupo. Estas reprezentantoj en 30 landoj (kelkloke po 2—3): Sud-Afriko, Alĝerio, Anglio, Argentino, Aŭstrio, Belgio, Brazilio, Bulgario, Ĉekoslovakio, Ĉinio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Japanio, Jugoslavio, Kanado, Latvio, Litovio,

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

Nederlando, Norvegio, Polio, Portugalio, Sovetio, Svedio, Svisio kaj Usono. Speciale organizita estas la gazetservo en Sovetio. Ni dissendas la materialon en ĉiujn regionojn aparte, kondiĉe ke la Sovetiaj K-doj pagos la elspezojn. La franclingva kaj germanlingva reprezentantoj sendas ankaŭ nacilingve tradukitajn raportojn al Belgio kaj Svisio. Dum la unua kvaronjaro estas dissenditaj 56 raportoj, el kiuj aperis 51. Nur 15 K-doj informis nin pri la represo de la raportoj, do la statistiko tute ne estas kompleta. Dum la dua kvaronjaro estas dissenditaj 71 raportoj. Laŭ informoj ricevitaj ĝis 8. 8. 27 de 22 K-doj estas presitaj 59 raportoj. La reprezentanto de internacia sportkorespondado petis kunsendi ankaŭ ties materialon — do unu plian folion da sportraportoj. En «S-ulo» ankaŭ aperis raportoj de nia gazetservo. Por montri kiajn raportojn oni ne devas sendi, la K-do mencias la nepresitajn. Li montras kiom da mono estas en- kaj elspezita.

Oni diskutas la raporton. Mailand raportas pri sia regiono. Lerchner atentigas pri nia arestita K-do Bubo en Jugoslavio. Interalie li mencias la ekzemplon de la saksaj piedpilkludantoj en Moskvo. La telegrafa raporto de Nekrasov pri la rezulto estis tiel rapida, ke la Sport-Asocio en Leipzig havis ĝin post kelkaj horoj. Tiel ni devas labori.

Boubou legas deklaron de la Alĝeria grupo, en kies nomo K-dino Louzon proponas forigon de la gazetservo, ĉar mankas redaktoroj, tempo kaj mono. Boubou diras, ke ĝuste pro tiu manko ni fondis la gazetservon. Bässler defendas la gazetservon. Ĉiu internacia organizo, kiu havas gazetservon, estas pli forta kaj pli fidinda. Li petas la reprenon de tiu deklaro. Lanty aldonas kelkajn vortojn, akcentante ke ĉefa estas la rapideco. La materialo, kiun ricevas Bässler estas tuj uzebla; tiu sendita por «S-ulo» devas unue esti prilaborata, poste sendata al presejo, kompostata ktp.; sekve kiam la gazeto atingas la abonantojn, tiu sama materialo povus per nia Gazetservo jam delonge esti uzata. Starr dubis ĉe la fondiĝo de la gazetservo pro la rivaleco kun «S-ulo» kaj trovas, ke por la disvastigo de aktualaĵoj la gazetservo devas ekzisti. Harmsen rakontas la aranĝon de la afero en Nederlando kaj alvokas gardi tiun aparaton kaj ĝian gvidanton. Häckel parolas ankaŭ favore. Roux esprimas ĉies opinion dankante Bässler kaj petas, ke oni zorgu kelkafoje aldoni fotojn al la tradukotaj artikoloj por pli efika dokumentigo. K-dino Limouzin atentigas pri la financa flanko de la afero kaj diras, ke la pliampleksigo de «S-ulo» estus pli elspeziga ol la funkciado de la gazetservo. Bässler alvokas pri forta kritiko de la aparato, por ke ni povu lerni el ĝi. Bildojn li ne sukcesis duobligi. Li atentigas pri la ilustrita germana laborista gazeto, «AIZ», kiu havas nun 300 000 abonantojn en la tuta mondo kaj sur kies lasta paĝo estas ankaŭ esperanta teksto. Li instigas la K-dojn sendi salutleterojn al tiu grava gazeto, dezirante la esperantan tekston sur ĉiuj paĝoj. Tien oni sendu la fotojn, ĉar ili plej valoras por tiu gazeto. Al Lerchner ŝajnas, ke K-dino Louzon ne ĝuste komprenis la taskon de la gazetservo. Precipe la lasta devas funkcii — tie oni utiligas artikolojn por ĉiuj tendencoj, dum «S-ulo» raportas tute partineŭtralece. Forigo signifus malforton de nia movado, kaj la malforto efektive ne ekzistas ĉe ni. Mailand plendas, ke ĉe li la lab. gazetoj tre malofte akceptas artikolojn gravajn por la Laboristaro. Liebetrau, kiel kongresgasto, en la nomo de «INO» informas pri ties gazetservo kaj subtenas tiun de SAT. Boubou diras, ke estas tre malfacile radakti gazeton kiel «S-ulon», ĉar la korespondantoj ne estas pagataj. Estas necese, ke oni interligu la tri SAT-servojn: tiun de SAT, de INO kaj la Pedagogian. Ni kaŭzu ĵaluzecon inter la lab. gazetoj, por ke ili venu al ni, vidante ke la esperantistoj povas havi trafajn dokumentojn el ĉie. Lanty faras reĝustigon pri la fakoj de SAT, dirante, ke INO ne estas fako de SAT kaj Liebetrau eĉ ne SAT-ano. Boubou faras alian reĝustigon: ankaŭ lia pedagogia servo ne estas oficiala SAT-servo, sed li povos ĝin oficialigi per E. K. Bässler atentigas pri perado de individuaj leteroj. La individua korespondado devas daŭri, ĉar ekz. Sovetiaj K-doj ne povas sendi leterojn al kelkaj landoj.

Ĉar neniu plu deziras la parolon K-do Boubou finas la diskuton denove dankante al Bässler pro la konstanta laborado.

Roux sciigas, ke morgaŭ matene ne okazos kunsido pro la fakaj kunvenoj kooperativa, studenta, instruista.

La kunsido estas fermata je la 12-a h. kun komuna kantado de la «Internacio».

Kvara laborkunsido

Dimanĉe, je la 14.30-a h. K-do Bässler malfermas la laborkunsidon. Li petas, ke oni elektu komisionon por studi la proponojn. Estas voĉdonita propono elekti la saman komisionon, kiu studis la rilatojn inter SAT kaj LEA, por studi la diversajn proponojn presitajn en «S-ulo». Akceptite.

Sekvas daŭrigo pri la raportoj faritaj de E. K. Bässler demandas, ĉu iu volas fari iun kritikon. Temas pri la rilatoj inter S. K. kaj E. K. Deubler petas partan pardonon por K-do Jonas, kiu, pro grava malsano kaj familiaj ŝanĝoj, ne povis aktive partopreni. Neniu plu volas paroli kaj la afero rapide marŝas.

Redaktora demando — la afero estis jam diskutita kaj solvita.

Rilatoj inter Direkcio kaj Administracia Komisiono. Neniu parolas. Cetere tiuj rilatoj estis ĉiam amikaj.

Raporto de Literatura Komisiono (Kooperativo). Demouliers deziras scii, ĉu la eldonaĵoj estas profitdonaj por SAT. Lerchner respondas, ke ĝuste la librofako formas kvazaŭ la financan bazon de nia ekzistado, ĉar el la kotizoj kaj abonmono restas nenia profito por la Asocio; de «S. R.» ni eĉ havas malprofiton. Ni bezonas monon por reeldoni kelkajn elĉerpitajn librojn, ekz. «For la Neŭtralismon», «Nur Volu» kaj «Kontraŭ Dio». Pri aliaj eldonaĵoj (insignoj ktp.) neniu deziras la parolon.

Nun venas la demando pri akcibiletoj de la eldonfako. Lerchner klarigas, ke tiuj akcibiletoj ankaŭ havas grandan valoron por niaj membroj — kiam tiuj ĉi senlaboriĝos, ili estas kvazaŭ asekuritaj kaj tiamaniere ricevos «S-ulon» kaj membreco daŭros. Per la mono de la akcioj SAT havas la eblecon eldoni novajn verkojn.

Raporto pri la Jarlibro. Deubler deziras, ke estonte oni donu la adreson ne nur de unu, sed laŭeble de 2—3 perantoj, samkiel ke la peranto donu sian loĝejan adreson. Krom tio oni enmetu ankaŭ la adresojn de la hungariaj esp. lab. grupoj. Oni faru tion, por ke la Jarlibro utilu al ĉiuj. K-dino Limouzin atentigas, ke ĉar la Jarlibro elĉerpas tiom da mono, oni povas forigi iom da balasto.

Lerchner respondas al Deubler, ke li kompilas la Jarlibron, sed tiu laboro estas grandega kaj streĉiga pro la realiĝoj, reabonoj ktp., kiuj alvenas ĝuste en la tempo de la kompilado. Li petas, ke alia K-do prizorgu la eksteradresajn aferojn. Pri la adresoj de hungariaj lab. grupoj li ricevis peton ne mencii ilin, oni scias kial. Senŝarĝigi la Jarlibron estas nefacila afero pro la diversaj gustoj. Estas tuŝata ankaŭ la demando pri afranko — ju pli ampleksa la Jarlibro despli multekosta ĝi fariĝus. Estas propono de la Leipziga SAT-anaro, ke ni senŝarĝigu la adresaron per nemenciado de la pasivaj membroj, citante nur la numeron. Per tiu ĉi aranĝo oni esperas egaligi la aferon pri la demandiloj. Parolas K-do v. d. Heid por forigo de alia balasto, kaj Mailand por nenia forigo. Lerchner pledas por pli konscia akcepto de SAT-anoj — oni ne uzu la Jarlibron por korespondpetoj. La pasivaj membroj estas akceptindaj, ĉar ili helpas mone.

La Prezidanto legas deziresprimon de Deubler: «1. Inter la lokaj adresoj signi per P ne nur unu adreson, sed kelkajn, kiuj estas uzeblaj de K-doj; 2. Interrilati kun LEA-organizoj por enmeti ties grupajn adresojn, speciale en lokoj kie SAT ne estas reprezentata aŭ reprezentebla.»

Harmsen demandas kiel oni elektas la perantojn, ĉar li estas elektita sen lia scio. Deubler trovas memkompreneble, ke en lokoj kie estas 5 SAT-anoj

— pàgina 5 —

oni elektu K-don, kiu lasas speciale signi sian adreson. R o u x atentigas pri la danĝera aspekto de la Deubler’a propono. Oni ne publikigu nur la adresojn de perantoj, ĉar aspektus kiel «delegito» aŭ «oficialulo».

La danĝero aspektus duobla — oni ja ne volas, ke SAT estu kiel neŭtrala asocio. Ni ne devas timi, ke la Jarlibro fariĝus tro granda, kontraŭe. L e r c h n e r diras, ke la peranta afero ŝajnas tikla. La perantoj havas nur administran laboron, la K-doj mem devas zorgi pri bona peranto en siaj lokoj. Ĉar la germania poŝta tarifo lastatempe estas plialtigita, oni priparolu la aferon pri kolektiva ekspedado de la gazetoj, por eviti plialtigon de la abonprezoj. Li rekomendas, ke en pli grandaj lokoj oni faru sekciojn kun perantoj.

R o b e r t atentigas pri la ortografio de kelkaj francaj vortoj. L e r c h n e r rediras, ke oni ne povas imagi al si, kian salaton oni ricevas — la K-doj skribu la adresojn preslitere. K-dino F r a n c e konsentas kun li; laŭ ŝia sperto pasivaj membroj fariĝas nur papermembroj. La Prez. B ä s s l e r proponas ĉesigon de la diskuto kaj invitas voĉdoni la deziresprimon de Deubler. Unuanime akceptita.

Raporto pri la projekto de propra presejo. K-do L e r c h n e r traktas ĉi aferon de la administracia vidpunkto. Li diras, ke ĉiujare SAT donas al la presejo 25 ĝis 30 milojn da markoj kaj, se ni mem presus niajn eldonaĵojn, same tiujn de LEA, nia movado multe profitus kaj ne nur finance, sed ankaŭ morale. La profiton, kiun ni havus, ni povus tre bone utiligi por la esperanto-movado mem. Sed iu afero timigas lin kaj tio estas la malfacila montranssendo de niaj Sovetiaj K-doj. Se ni havus presejon kaj farus la samajn spertojn; kiujn ni faris dum la lasta tempo, ni kompreneble devus bankroti, ĉar malgranda entrepreno ne povas rezisti al krizoj.

B ä s s l e r diras, ke li kiel fakulo ĉion sufiĉe profunde konsideris kaj, ke la tuta afero estas tre favora al ni, se ni senĝene povus labori. Lerchner jam citis unu malfacilaĵon, kiu ĝenus nin en nia laboro. Sed ne nur tio malhelpus nin, ankaŭ alia grava faktoro ekzistas kaj tio estas la ĉiam plivastiĝanta faŝismo en la diversaj landoj. Jen la faktoroj, kiujn ni antaŭe ne konsideris.

V o n d e r H e i d opinias, ke oni tro supraĵe rilatis tiun demandon kaj diras, ke malgranda presejo neniam estas profitdona kaj ke nia movado estas ankoraŭ tro juna por fari tiun gravan paŝon.

Al D e u b l e r la afero ŝajnis komence tre subteninda, sed poste li preferis ne starigi konkuran entreprenon, sed doni la komisiojn al laboristaj entreprenoj. Eble post 2 aŭ 3 jaroj, kiam la cirkonstancoj estas pli favoraj, oni povas efektivigi ĉi ideon.

B o u b o u demandas kiun opinion havas la E. K. pri la demando. L a n t y respondas, ke la E. K.-anoj ne estas presfakuloj kaj sekve ne havis propran opinion pri la afero. Ili nur fidis al la Leipzigaj K-doj, kiuj ĝis nun ĉiam montriĝis spertaj rilate organizadon kaj administradon. Tamen, antaŭ ol konsenti pri publikigo de alvoko en «S-ulo», estis interŝanĝitaj multaj longaj kaj detalaj leteroj. Plie per cirkulero la Sektor-Konsilantoj estis demanditaj kaj nur post la aprobo de la plimulto la E. K. faris la decidan paŝon. Kiam poste montriĝis ĉe la horizonto nebuletoj ĝenantaj la antaŭeniradon, ni decidis atendi ĝis la nuna Kongreso, por ke ĝi prenu mem la respondecon pri la projektita entrepreno. Sekve la E. K. neniel intencas influi la decidon de kongresantoj.

Partoprenas ankoraŭ multaj K-doj la diskutadon, sed preskaŭ ĉies opinio estas prokrasti ĉi aferon.

L e r c h n e r citas projekton de Kolĉinski, temas pri loterio havigonta iom da mono por fondi la presejon. Ĉar oni prokrastis la presej-projekton, la Kongreso sendiskute flankenmetis la projekton pri loterio. (finota.)

FAKAJ KUNVENOJ DUM LA VII-a SAT-KONGRESO

Fervojistoj.

Laŭ la alvoko de SAT-ano 265 lundon, la 15. 8. 27, je la 10-a h. okazis kunveno de la fervojistoj. Ili intencas fondi fakunuiĝon en la kadro de SAT por ĉiuj trafikistoj, fervojistoj, poŝtistoj, tramistoj.

Ĉeestis 11 K-doj el Francio, Germanio, Svisio kaj provizore estis fondita la fakunuiĝo. Oni esperas en estonto pli viglan laboron. Opinioj kaj proponoj povos esti publikataj en Sennaciulo, por havi en la venonta kongreso sufiĉe da materialo por diskuti. 1162-Leipzig.

Komunistoj.

Lundon vespere la komunistaj kongresanoj kunvenis en la popoldomo. En la komenco de la kunsido kom. K-do el la kongreskomitato legis jus alvenintan de la Centra Komitato de la Kompartio Tutgermania telegramon, kiu aplaŭde estis akceptita. La regiona gvidanto de l’ Kompartio Lyon’a salutis la ĉeestantaron kaj esprimis plej varman simpation. Tiu ĉi K-do kun ĝojo akceptis komision en la nomo de l’ kunsido atentigi la C. K. de la Kompartio Francia pri pli serioza rilatado al nia movado, kvankam li mem ne estas esperantisto.

Kiel gvidanto de la komfrakcio el SAT-anoj unuanime estis elektita K-do Bässler-Leipzig, kaj la Leipzig’aj komfrakcianoj elektu anstataŭanton.

Kooperativanoj.

La K-doj sin informis reciproke pri la kooperativa movado en sia lando. Estis decidite rilati kun K-do Zawada por starigi informservon, kiu dokumentos la kooperativajn societojn aŭ organojn.

La kunsidantoj decidis sendi saluttelegramon al la Internacia Kongreso Kooperativa en Stockholm je la nomo de nia VII-a.

Ruĝaj Frontbatalantoj.

Interkonsente kun la gvidantaro de Lyon’aj Ruĝaj Frontbatalantoj (GDA- kaj IG-anoj) okazis sabaton, la 13. 8. 27, komuna kunveno de ĉiuj esperantistoj-ruĝfrontanoj ĉeestantaj la kongreson kun la Lyon’aj Ruĝfrontanoj.

Atendante la lastajn en granda festhalo de urbdomo de la 3-a kvartalo, subite aŭdiĝis elsur la stratoj ilia kantado, kiu tre entuziasmigis la ĉeestantojn; tiuj ĉi nombris ĉ. 150.

Paroladis K-do B ä s s l e r en la nomo de la laborista-esperantista militsekcio, legante leteron de K-do Nikolskij-Smolensk, kiu pro malhelpo de la franca registaro ne povis ĉeesti. Li informis, ke la esperantista militsekcio jam havas ĉelojn en Francio, Anglio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Hispanio, Estonio, Germanio, Svedio, Belgio, Sovetio. La plej grandajn sukcesojn ĝi havas en Germanio kaj Sovetio. Li akcentis, ke la militsekcio devas esti unu el la plej bonaj iloj por la propagando de la ideo: «Militon kontraŭ la milito mem.» Lia parolado kaj la tre lerta tradukado de K-do Roux estis ofte interrompataj de entuziasmaj aplaŭdoj.

Post tio K-do Bässler salutis speciale en la nomo de Tutgermania estraro de Ruĝfronto, de distriktestraro Okcidentsaksia kaj de sia taĉmento 11-a en Leipzig. Detale li skizis la laboron kaj vivon de la Ruĝa Fronto. Kvankam la plimulto de la Lyon’aj Ruĝfrontanoj ne povis sekvi la esperantlingvan paroladon, ili ĉiuj tre atente aŭskultis kaj dum la tradukado ofte aplaŭdis.

K-do Klopfleisch, jus veninta el Sovetio, salutis la Gek-dojn en la nomo de la Ruĝarmeanoj kaj de la Sovetia Proletaro. Denove entuziasma aplaŭdego aŭdiĝis.

Poste estis legata salutletero de germana K-do Rödel, kiu depost unu jaro loĝas en Sovetio, lastatempe en Moskvo. En la fino de la kunveno la gvidanto de la Lyon’aj Ruĝfrontanoj per flamaj paroloj pledis por plej aktiva, komuna laboro kaj promesis, ke ili certe en estonto interrilatos kun ni en esperanto.

La Lyon’aj K-doj adiaŭis kantante la «Revolucion». Komune kantante la INTERNACION esperante kaj france ĉiuj disiris kun la bondeziroj, ke la Tutmonda Ruĝa Fronto vivu plej dense ligata per esperanto.

Angla admiralo diras….

Admiralo Dumas diris jenon: Neniu oficiro, batalinta dum militado, dezirus novan militon… Moderna milito estas naŭziga negoco! La plej grava danĝero dum tia batalo estas: la restado de la politikistoj prirespondecaj malantaŭ la batalvicoj! Post ĉiu milito oni venigu tiajn personojn antaŭ tribunalon kaj kondamnu ilin je morto! Se denove politikistoj aranĝus militadon inter popoloj, mi volonte, post la fino, akceptus estro-oficon ĉe tia tribunalo!»

Jen la paroloj de militisto. — Ni SAT-anoj, helpu edukadi niajn idojn kaj K-dojn laŭ tiaj paroloj! — Milito kontraŭ milito! (1851)

— pàgina 6 —

La sangaj okazintaĵoj en Vieno

La Viena Revolucio, pri kiu ni parolis en n-o 149, vekis intereson en la tuta mondo. Aro da mensogoj plej stultaj estis disvastigita per la burĝa gazetaro. Tamen pli kaj pli evidentiĝas, ke la revolucia eksalto de la popolamaso estis motivita ne nur per la atenco kontraŭ la justeco, sed ankoraŭ per la provoko de la polico kaj la gvidantoj.

Ĉi sube ni donas en intereso de la vero ankoraŭ unu eĥon pri tiuj okazintaĵoj. Tie estas montritaj kelkaj faktoj, kiujn menciis ankaŭ la konata aŭstra socialgvidanto Frederiko Adler en sia priparolado komence de aŭgusto en la Pariza Kooperativa Unuiĝo. Ni kredas, ke la tempo ne malvalorigis ilin kaj niaj K-doj povas ankoraŭ ion lerni. Red.

Proleta sango ruĝkolorigis la stratojn de Vieno. Dum du tagoj mortpafis furioziĝinta policistaro pli ol 100 gelaboristojn, pli ol 1000 kuŝas en la hospitaloj kaj tremas pri sia vivo. Neniam Vieno ankoraŭ travivis tiel terurajn tagojn kiel vendrede la 15-an kaj sabate la 16-an de julio. Kiel povis okazi tio? — Dum januaro okazis en la ĝis tiam nekonata Burgenlanda urbeto Ŝatendorf kunveno de la tiea respublika ŝirmligo. Samtempe la tieaj faŝistoj kunvenis en alia gastejo. Dum la hejmmarŝado de la ŝirmliganoj, ili preterpaŝis la ejon de la faŝistoj. Kelkaj fikrioj sufiĉis por la faŝistaj krimuloj, pafi el la fenestroj de la gastejo al la preterirantaj laboristoj. Du mortigitoj kaj kelkaj vunditoj estis la rezulto de tiu malkuraĝa atako. Venonttage la tutaŭstria Laboristaro akre protestis kontraŭ la ĉiamaj fimortigoj de K-doj. Granda estis la ekscito de la laboristoj, multaj K-doj jam estas mortigitaj kaj neniu murdisto povas plendi, ke la aŭstria klasjuĝistaro estus puninta lin. La registaro promesis ĉion entrepreni por kontentigi la laboristojn. La tri krimuloj estis kaptitaj, juĝitaj kaj liberigitaj… La malkondamno trafis la aŭstrian Laboristaron kiel fulmo el serena ĉielo. Ankoraŭ dumnokte la elektra Laboristaro decidis venonttage per unuhora striko protesti kontraŭ tiu klasa juĝo. Ankaŭ la cetera Laboristaro ekstrikis propramove kaj marŝis en la internan urbon sur Ringstrato, la historian lokon de laboristaj bataloj, por dokumenti sian malkontentecon.

Tute discipline marŝadis la amaso en la urbon ĝis kiam subite la policanoj haltigis la anaron. Post intertraktoj de socialdemokrata deputito kun la polica oficiro povis la amaso pluen marŝi. Sen ia kaŭzo subite policanoj sur ĉevaloj atakis per sabroj la trankvile marŝantan amason. La unuaj vunditoj ruliĝis surtere. La dume pligrandiĝinta anaro per tiuj malkuraĝaj atakoj plene ekscitiĝis, ŝtonoj estis ĵetitaj kontraŭ la furioze atakantaj policistoj, kiuj jam per revolveroj pafis en la homojn. La amaso mem ne plu estis haltebla… Tio estis la komenco de kruelega hombuĉado flanke de la polico kontraŭ senarmita popolo. La policistaro tute freneziĝis. Senelekte ĝi pafis en forkurantajn virinojn, infanojn ĉirkaŭstarantajn, kaj eĉ samarianojn, kiuj portis vunditojn, ne estis indulgitaj. Ankaŭ en hospitalon, kie la vunditoj estis portitaj, oni sendis salvojn.

Ĝis noktmezo daŭris tiu buĉado. Jen kelkaj epizodoj. Kelkaj junuloj kiel scivolemaj observantoj surrampis ian trabaron; okaze de tiu atako policano malsuprenpafis junulon. Patro, surdorse portis sian 6-jaran fileton; oni la infaneton de la dorso pafe faligis. Deksepjara junulino, sola surstrate kuranta kaj serĉanta ian ŝirmon, falis trapenetrita de multaj kugloj. Graveda virino restas surstrate kiel viktimo, du vivoj samtempe estingiĝis. Oni povus citi multegajn kruelajn epizodojn, kiuj montras, ke la intenco de la «plej bona polico de l’ mondo» ne estis fari ordon, sed satigi venĝosoifon.

Vespere la socpartia estraro proklamis por la 16-a ĝeneralan strikon kiel proteston kontraŭ la malhoma agado de la policaj faŝistoj. Ankaŭ sabate la policistaro daŭrigis la homĉasadon. Pro tio la urbestro decidis starigon de propra komunuma polico, kiu estas elektita el la vicoj de niaj ŝirmliganoj. Tiu polico estas armita, kaj ĝi certigis al nia urbo la revenon de trankvilo.

Nun la polico arestas ĉiun, kiu kuraĝas nur vorton diri publike kaj cenzurigas gazetojn, kiuj atakas la registaron pro la okazintaĵoj. En la parlamento, la ĉefministro pastro S e i p e l deklaris nenian kompaton al la viktimoj, nenian helpon al la postrestantoj.

Malgraŭ la multegaj viktimoj estas la forto kaj volo de la Aŭstria Laboristaro ne rompita. Tagoj de l’ repago certe venos, la sango de centoj ne vane fluis. Slezak.

★

TAGO EL MIA VIVO

Tria fervoja haltejo de ĉefurbo Praha kuŝas en montetriĉa regiono, kaj proksime sur rivero Beronnka — pligranda vilaĝo Ĉ. Pli ĝuste, ĉi tiu estas formata el du vilaĝoj kunigitaj, kiuj posedas ĉirkaŭe 400 domojn, plejparte vilaojn. Estas ankaŭ ekskursa loko. Somere estas tie ĉi tre vigle, ĉar multe da homoj el la ĉefurbo veturas en arbaron aŭ riveron por ludi, bani sin ktp.

En ĉi tiu ĉarma loko mi nun laboras. Mi estas 19-jara junulo, tajloro kaj mi antaŭ jaro foriris «por spertiĝi». Kiel aliaj Gek-doj mi ankaŭ volas montri mian «belan» tagon en la vivo. Bedaŭrinde, mia «sorto» min ne favoras kaj pro tio mi ne povas priskribi ĝin tiom «feliĉe», kiel kelkaj skribintaj Gek-doj.

Do mia labortago komencas jene:

Matene je la 7½-a h. mi jam ellitiĝas, lavas kaj vestas min, post tio matenmanĝas kafon kaj panon. Je la 8-a h. komenciĝas mia laboro (kudrado), kiu daŭras seninterrompe ĝis la 12-a h. Poste mi tagmanĝas (ofte mi havas tre proletan manĝaĵon) kaj dum unu horo, kiun mi havas libera, mi sidas sur la benko je sunlumo (vintre mi devas resti interne). Je la 13-a h. mi jam denove komencas labori ĝis la 19-a h. Tiam mi estas tre lacigita, ĉar mi devas dum la laboro pleje nur sidaĉi, kio certe ne estas tre agrabla. Ĉar mia labortago estas tro longa, restas al mi nur malmulte da tempo por legadi, lerni esperanton, amuzon ktp., kaj vespere mi iras (pro

[BILDO p.6 | 69,29,88,50] Portreta foto de juna viro en malhela kostumo kun bantkravato kaj blanka poŝtuko. Subskribo: SAT-ano 7320

sano mi devas) promeni, ĉar de tuttaga sidado kaj laboro en ĉambro, estas por mi tio tre necesa. Ofte, semajne vespere aŭ dimanĉe (se mi dimanĉe antaŭtagmeze ne laboras!), mi ludas violonon; ĝi estas ĉio, kio min krom esperanto ĝojigas. Domaĝe, ke tie ĉi estas neniu esperantisto aŭ grupo, kiun mi volonte vizitus por konversacii. Miaj laborkondiĉoj estas tute simplaj: noktan loĝejon kaj nutraĵon, kiu ofte ne estas tute bona, kaj al tio mi ricevas semajne tre malmultan monon. Malmulte perlabori, sed multa kaj longa laboro estas devizo de miaj «sinjoroj majstroj». Se mi kontraŭdiras tiun ĉi «minimumon», ili minacas per vortoj: «mi donos al vi t. n. daŭran forpermeson!» Ĉar ĉe ni estas multe da senlaboraj sammetianoj, ili povas elekti anstataŭ unu — dek. (Al la 1-a de aprilo estis 60 260 senlaboruloj de ĉiuj profesioj.) Tial mi ne povas labori ok horojn, ja multaj senlaboruloj prenas laboron eĉ je dekdu horoj tage. Aliaj laboras ĉe diversaj firmoj ekz. kiel helpantoj je konstruoj kaj alimaniere. Krom en grandaj urboj oni ne ĉie laboras ok horojn. Tion ĉi kaŭzas la multo da metianoj kaj la reganta senlaboreco. Kiel vi vidas, en Ĉeĥoslovakio tajloraj laboristoj ne estas bone honorataj kaj la laboro estas malŝatata.

SAT-ano 7320, Ĉeĥoslovakio.

— pàgina 7 —

TRA ESPERANTIO

Por grupoj

Estas necese koni ankaŭ la historion de loka grupo. Pro tio nia grupo, jam dekomence, de la ekzisto de la grupo, posedas libron kun multaj paĝoj «sen iu surskribita vorto». Nome en ĝin la K-do bibliotekisto surgluis ĉiujn artikolojn, gazet- eltranĉaĵojn, anoncojn ktp. pri nia grupvivo, esp.-movado, kursoj, kongresoj k. s. el la gazetaro loka, regiona aŭ regna, kiujn niaj grupanoj legis kaj transdonis al nia K-do. Per tio ĉiu grupano havas eblecon, studadi la esp.-movadon en nia regiono, kaj li ne povas forgesi ĉiujn gravajn okazaĵojn. —

En strato de urbo ni pendigis montran keston kun interesaj bildoj, sciigoj, anoncoj k. a. Ankaŭ anoncoj pri kunvenoj de aliaj proletaj unuiĝoj estas montrataj. Per tio ni pli kaj pli ankaŭ interesigas aliajn ne-esperantistojn por nia movado. — Ĉiuokaze, dum kunvenoj, manifestacioj, festoj ktp. niaj K-doj, parolas kiel esperantistoj pri la temo de la kunveno, ligante esp-on kun aliaj problemoj kaj movadoj. — Bonvolu sendi informojn pri la temo: Kiel plej bone oni povas propagandi inter gelernantoj, instruistaro kaj «gepatraj unuiĝoj», por enkonduko de esp-o en lernejon?

Esperanto-Informejo Schweidnitz, Germanio.

Ĉe la laboruloj.

GRAVA SUKCESO!

La 5-a tutlanda Konferenco de l’ Asocio de Poliaj Liberpensuloj, okazinta la 17. 3. 27 en Varsovio, akceptis jenan rezulucion:

«La tutlanda Konferenco de la A. de P. L., konstatinte, ke manko de komuna lingvo internacia malfaciligas al la Proletaro la interkompreniĝon k. per tio la kreon de fortaj ligiloj internaciaj, decidas komenci agadon, celantan al enkonduko en la lernejojn de la helplingvo internacia (kiu nuntempe estas esperanto) apud la gepatra lingvo de la gelernantoj. La Konferenco vokas la laborist-organizojn al propagandado por esperanto inter la laborista klaso kaj al fondo de kursoj de ĉi lingvo.»

*

TRA LA MOVADO (Kroniko)

Aŭstrio. En Salzburg la SAT-grupo aranĝas grandstilan propagand-kunvenon kun lumbild-parolado. — Francio. En Parizon alveturis post la VII-a SAT-kongreso multaj alilandaj K-doj. Ilian ĉeeston niaj ĉi tieaj K-doj bone utiligis por propagandaj celoj. Krom la granda Internacia Amaskunveno, okazinta la 19. 8. 27 en la Laborborso, kie paroladis K-doj Krestanoff, Lerchner, Klopfleisch, Bässler k. Salvado, okazis ankaŭ esp. paroladoj en aliaj urbopartoj. En la sindikatejo parolis K-do Bässler je la nomo de la germaniaj ruĝfront-batalantoj k. proletoj. La 20. 8. 27 vespere la Regiona Direkcio de la Franca Kompartio okazigis aron da kunvenegoj pri Sacco k. Vanzetti. En unu el ili la sama K-do proklamis la solidarecon de la germana Proletaro. Dum la kunvenegoj de la 20. k. 26. 8. 27 paroladis unue kontraŭ la kondamno k. poste kontraŭ la fimortigo de Sacco k. Vanzetti nia K-do Klopfleisch, alvokante pri kunligo de la Proletaro en la ruĝa unuecfronto por emfaze kontraŭbati la impertinentaĵojn de la kapitalismo. — Polio. La V-a tutlanda Konferenco de l’Asocio de Polaj Liberpensuloj, okazinta en Varsovio, akceptis favoran rezolucion pri esp-o. — Sovetio. Dank’ al klopodoj de Odessa SAT-anaro Radiotelefona Stacio en Odessa (1,2 kv. ondlongo 975 m.) enkondukis esp-on en sian programon. La 3. 8. 27 okazis la unua parolado pri esp-o: «Kial oni bezonas internacian lingvon». Ĉiumerkrede je la 9-a h. posttagmeze (Moskva tempo) la sama Radio-Stacio disaŭdigas similajn propagandajn paroladojn en rusa lingvo. Krom tio je la 9. 30 estas disaŭdigata informo pri lastaj novaĵoj en Sovetio esp-e. En septembro estas aranĝata regula radio-kurso esp-a. Eksterlandaj K-doj, aŭskultantaj tiun radiostacion, volu komuniki siajn impresojn pri la esp. parto de ĝia programo.

Ĉe la neŭtraluloj.

Eĥo de la Danciga kongreso.

«La ĉefa sensacio de la dimanĉo estis la plantado de la Jubilea Kverko en Zopot. Imagu belan peceton en arbaro, apud verde-freŝa herbejo; la placeton ĉirkaŭas rondronde krono da arbetoj! Belega tiu ĉi placo certe estos post dek aŭ dudek jaroj, kiam la abioj jam estos atingintaj ioman altecon. Sur la placo nun staras ankaŭ la Jubilea Kverko, kaj en unu angulo troviĝas impona memorŝtono kun surskribo en Esperanto kaj germana lingvo: «Esperanto Grund — Jubilea Kverko plantita de la partoprenantoj de la XIX-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig kaj Zopot por la memoro de la 40-jara ekzisto de la internacia lingvo Esperanto, 31. 7. 1927.» …Malgraŭ la varmego, malgraŭ la atendado, malgraŭ la manko de refreŝigeblo, kaj kvankam la alportita tero, anstataŭ kovri la radikon de la kverko, grandparte dispolviĝis aeren, la tuta ceremonio estis tre impona.»

Tion raportas «Heroldo de Esperanto» de la 19. 8. 27 en sia fruntartikolo «Sub la Verda Standardo».

Admirinda estas la obstino de la partoprenantoj — malgraŭ ĉio, ili plantis ĝin… Sed kia malfeliĉo: la alportita tero ankaŭ dancis… en la aero, malgraŭ la varmega vetero! Ni nur povas kondolenci la s-rojn «plantantojn» pro tiu blovo, kiu certe venis el la Oriento por «dispolvigi» la sterkon super tiu sensacia «monumento»…

*

Esperanto en Radio

Post la decido de la Universala Telegrafa Unuiĝo en oktobro 1925, nun la Internacia Unuiĝo de Radiofonio esprimis deziron favoran al esperanto. Konsiderante, ke la nombro de la radio-amatoroj ĉiam plinombriĝas, tio ĉi estas bela sukceso por ĉiuj esp-istoj. Jen la deziresprimo:

«La Internacia Unuiĝo de Radiofonio rekomendas al la stacioj fari provon de regulaj disaŭdigoj en esperanto unufoje semajne dum dek aŭ dekkvin minutoj, por anonci al la malproksimaj aŭdantoj la gravajn punktojn de sia ĉiusemajna programo aŭ por konigi al ili okazaĵon artistan, intelektan aŭ ekonomian de ilia vivo nacia. Ĝi rekomendas al ili same anonci siajn staciojn unufoje tage en esperanto dum la vesperaj programoj.»

Gravega alvoko

Kamaradoj-abonantoj! Jam de kelka tempo la poŝtministro de Germanio klopodegis plialtigi la afrankon por ĉiuj poŝtaĵoj. Kiam li publikigis la unuan projekton multaj protestoj de ĉiuj flankoj aŭdiĝis en diversaj gazetoj. Tiam oni denove diskutis ĉi projekton en la poŝtministerio kaj feliĉe… la regna parlamentanaro ferias, rapide oni devas dikti la novan poŝttarifon kaj subite ekde la 1. 8. 27 validas tiu nova tarifo. Anstataŭ kiel ĝis nun (unu ekz. de «S-ulo» kostis al ni 3 pf.) ni devas pagi 5 pf., por 1 ekz. Sekve ni devas pagi por unu jarabono t. e. 52 n-oj 2.60 mk. g. nur por la afranko. Estas kompreneble, ke ni ne povas senatente preterpasi tiun gravan plialtigon de la poŝttarifo.

Kion ni povas fari por eviti la altigon de la abontarifoj? Nu, tiu demando estas facile respondebla. Estas necese, ke la K-doj pritraktu tiun aferon en la kunvenoj kaj komisiu la perantojn, ke la administranto sendu la gazetojn kolektive al la peranto kaj ĉi tiu disdonu ilin al la abonantoj. Kompreneble la perantoj devas esti ĝisostaj akuratuloj, por ke prokrasto en la liverado de la gazetoj al la abonantoj ne okazu. Ekzistas parto de perantoj, kiu jam delonge ricevas la gazetojn kolektive kaj tre bone plenumas profite al nia Asocio tiun malgrandan devon. En pli grandaj lokoj ankaŭ sufiĉas, se du K-doj-abonantoj interkonsentas, ke ni sendu ambaŭ gazetojn al unu adreso. K-doj ne hezitu kaj tuj informu la Administracion rilate kolektivan sendadon de la gazetoj! Konsideru, ke ni denun devas pagi proksimume 50.— mk. g. pli por afranko semajne ol antaŭe.

Same ni atentigas la K-dojn neniam forgesi la afrankon por la respondo kaj ĝuste afranki la poŝtaĵojn. Adm.

— pàgina 8 —

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

Työnääni, Vaasassa, n-o 90; «Sacco k. Vanzetti».

Enhavas notojn pri SAT:

Vlastj Truda, Irkutsk, 7. 8. 27 (Pri VII-a SAT-Kongreso, SAT ktp.). — Salzburger Wahrheit, Salzburg, 7. 8. 27 (Kio estas SAT). — Le Progrès, Lyon, 28. 7. 27 (Alvoko pri VII-a SAT-kongreso), 12. 13. 14. 15. 16. 17. 8. 27 (Detalaj raportoj pri nia VII-a kun unu bildo). — Lyon Républicain, Lyon, 14. 15. 16. 17. 8. 27 (Raportoj pri nia VII-a kongreso). — L’Humanité, Paris, 12. 19. 8. 27 (Pri la VII-a SAT-kongreso k. pri la Internacia Amaskunveno Esp-a).

Tradukis el esperantaj leteroj:

L’ Humanité, Paris, 22. 8. 27 (La subpremo en la burĝaj armeoj).

Enhavas priesperantajn artikolojn:

Bulletin d’information de l’I.T.F. Amsterdam, julio 1927 (La lingvaj malfacilaĵoj en la internacia vivo). — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 22. 8. 27 (Dum vojaĝo en «Malamiklando»).

★ DIVERSAĴOJ ★

K-doj bankoficistoj!

Bonvolu sendi al mi informon pri laborado, mastrumado kaj pri similaj faktoj en bankoj, borsoj kaj «mon-institutoj». Ankaŭ pri ĉi tiu temo estu sciigata la Proletaro! Ne forgesu: Dum kaj post renverso de kapitalista sistemo la mono estas tre grava fakto! Memoru ĉiam tion!

Esperanto-Informejo, Schweidnitz, Germ.

K-doj stenografiistoj!

Bonvolu sendi al mi materialon por ekspozicio pri stenografi-sistemoj, aranĝota aŭtune ĉi-jare. Se eble aldonu resuman klarigon en esperanto aŭ germana lingvo. Rekompence mi sendos propag. PK. pri stenografio «Arends». Antaŭan dankon!

Esperanto-Informejo, Schweidnitz, Germ.

NEKROLOGO

La 31. 7. 27 mortis pro daŭra kaj suferiga kormalsano la plej maljuna (62-jara) SAT-ano en Ĉita (Sektoro 12)

K-do A. Starkov

Li estas unu el la pioniroj kaj fondintoj de esp. movado en nia urbo (antaŭ 1910). Li ĉiam ĝis la morto klopodis multe kaj batalis kuraĝe pro nia sennacieca lingvo kaj eĉ tagon antaŭ sia morto, estante malforta kaj duonviva, li akre kontraŭdiris iun el vizitintaj lin personoj, dirintan ion kontraŭ esp-o. Li tro alte taksis SAT-on kaj opiniis sian aliĝon al ĝi tro granda honoro por si.

N i h o n o r u l i a n m e m o r o n.

Ĉita’a SAT-grupo.

ENHAVO:

Ŝtata justeco estas nur vorto, de I. H. K. ………. pĝ. 1—2 VII-a Kongreso de SAT (daŭrigo de la raporto) ……. „ 2—5 Fakaj kunvenoj dum la VII-a SAT-Kongreso ……. „ 5 Angla admiralo diras, de 1851 ……. „ 5 La sangaj okazintaĵoj en Vieno, de Slezak ……. „ 6 Tago el mia vivo, de 7320 ……. „ 6 Tra Esperantio ……. „ 7 Memornoto ……. „ 8 Diversaĵoj, Nekrologo ……. „ 8 Korespondado, anoncoj ……. „ 8

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

Adresŝanĝo: Gek-doj Johann k. Grete Strasser, Kasernengasse, 20/16, Wien, VI (stratŝanĝo). La agentejo restas en Sandwirthg.

K-do Adolf Neuwirth, Rosenstr. 180, Bregenz a. B. (Vorarlberg), dez. interŝ. PI, L, k. ĉ. l., krom Germanio.

Belgio.

Adresŝanĝo: K-do Gustave Basteels, peranto de SAT en Belgio, loĝas nun 43, Rue René Henry, Anderlecht (stratŝanĝo).

Britio.

Adres-ĝustigo: La Lab. Klubo en London avertas pri sia ĝusta adreso k. petas, ke oni tion korektu en la Jarlibro. Al ĉiuj gelab. esp-istoj, vizitontaj Londonon ni donos elkoran k. fratecan bonvenon. Sekr.: K-dino Helen Sheriff (2844) 144, High Holborn, London, WC, 1.

Ĉekoslovakio.

K-do Rudolf Dutz, Fabrikstr. 19, Elbogen, dez. koresp. k. ĉ. l., L, PK, PI. Ĉiam resp.

K-do Franz Brückner, Neusattl-Glasfbk, 206, b. Elbogen, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI. Ĉiam resp.

Germanio.

K-do Eugen Jeremias, Stuttgart-Botnang, Rosenstr. 12. — Respondo garantiata.

K-do Karl Kranich, Stuttgart-Botnang, Stuttgarter Str. 56.

K-do Willy Schmidt, Spremberger Str. 9, Weisswasser (O.-L.), dez. koresp. kun Gek-doj el ĉ. l. pri div. temoj, prefere per PI. Resp. garantiata.

K-do Bernhard Lehmann, Schwielowseestr. 2, Caputh i. Pr., dez. koresp. kun masonistoj-laboristoj kaj teknikistoj pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.

K-do Wilhelm Reffgen, Jahnstr. 82, Düsseldorf, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

Adresŝanĝo: K-do Gustav Hindorf (antaŭe en Hamburg), nuna adr.: Schulterblatt 59-a, Haus 3, I. r., Hamburg-Altona.

K-do Karl Stolz, Weinbergstr. 44, Rüsselsheim (Hessen), dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj per L, PK, PI.

K-do Heinrich Lehmann, Pfännerhöhe 45, Halle a. S., dez. koresp. kun elektropraktikistoj el ĉ. l.

K-do Emil Hübner, Bogenstr. 6, Fürth i. Bay., dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Certe resp.

K-do R. Rudolph, n-o 160-b, Olbersdorf ap. Zittau i. S., dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj, precipe lab. kondiĉoj, eduk. metodoj ktp. Resp. garantiata.

K-do Herbert Wobst, Wormser Str. 59, III, Dresden-A. 19, dez. koresp. k. ĉ. l., precipe kun Francio k. Belgio. Ĉiam resp.

Jugoslavio.

K-do Budimir Ĉolić (22 j.), „Singer», Valjevo, dez. koresp. k. ĉ. l., precipe kun gejunuloj pri div. temoj.

Sovetio.

K-do Johano Palaŝĉuk, elektra provizejo, Gos. Metallurg. Zavod, Kramatorskaja, Donbass., dez. koresp. k. ĉ. l., resp. garantiata.

K-do K. M. Smirnov (pedagogo-instruisto), Institut Socialnogo Perevospitania, Vjatka, dez. koresp. kun samprofesianoj el ĉ. l. pri edukado de nezorgitaj kaj krimemaj geknaboj.

K-do Sibarov, Ukom esperantistov, Buzuluk, Samar. gub., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.

Adresŝanĝo: K-do S. Goldfeder (antaŭe en Kremenĉug), nuna adreso: «Esperanto», redakcia «Krasnij Altaj», Barnaul, Siberio.

K-do B. Goldfeder, Skripnicka 8/4, Ĥarkov, interŝanĝ. PM k. ĉ. l. Certe resp.

K-do S. Golanski (junkom-isto), str. Gorovic, 16, 7, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l., pri ĉ. temoj.

— Kvin vivĝojaj fraŭloj dez. interŝ. L, PM, il. gaz. Adr.: K-do Dujkin, str. Libkneĥt, 14, 3, Kiev.

Adresŝanĝo: K-do I. Ŝibaev (7404), Avramievskaja, 29/12, Smolensk (stratŝanĝo).

— Prez. de loka Komitato, n-o 10 de komercŝipista sindikato, dez. koresp. kun proforganizoj de komercŝiparoj. Adr.: Kovalenko, Boriĉev-bok, 30, 2, Kiev-Petrovka.

K-do Sergeo Sevastjanov, Borisoglebskaja, 12, Orel, dez. koresp., interŝ. gaz. kun eksterejropaj esp-istoj.

— Ni serĉas seriozan, gajan k. daŭran koresp-adon pri div. temoj k. ĉ. l., resp. garantiata. Skribu al adr.: Dnepropetrovsk, Esperanto-Komitato de SEU (Por Labesko), Prosp. K. Markso, 98, loĝ. 12.

— Komenconte la migradon K-do Belogorcev-Tomsk devas ĉesigi koresp-adon kaj peti pardonon de siaj koresp-antoj ĝis havo de konstanta adreso.

K-do A. Savkin, Vasilevskaja, 75, Kamenskoje, Dneprop. okr., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.

Usono.

Adresŝanĝo: K-do Willy Sieler, 48, Schubertstr., Binghamton, N. Y. (antaŭe en Gera, Germanio).

[REKLAMO p.8] K-doj! Dum la tutaŭstria varbsemajno ni tre bezonas ekspozici- kaj propagand-materialon. Bezonaj estas gazetoj ilustritaj kaj poŝtkartoj diverslandaj (afranko bildflanke). Volu sendi al ni tiajn. Esperanto-Grupo, Mauer b. Wien, Siedlerheim «SAT», Aŭstrio.

[BILDO p.8 | 80,66,89,78] Granda nigra krisigno (!) kiel ornamo apud la anonco.

[REKLAMO p.8] Atentu Tramistoj el la tuta mondo! Korespondon kun samfakanoj pri dejorkondiĉoj, salajro, kontrolsistemo, biletvendado ktp. deziras K-do A. Liebs, Bautzener Strasse n-o 129, Dresden-N 6, Germanio.

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 154, 15 de setembre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 154 — APERAS SEMAJNE — 15. Septembro 1927

[BILDO p.1 | 42,3,53,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

NACIISMO KIEL RELIGIO

La moderna naciismo — per tiuj vortoj mi volas esprimi ĉefe eŭropan naciismon — estas unu el la plej grandaj malbonaĵoj, kiujn iam konis la mondo. Naciismo ne estas novaĵo, ĝi estas reapero en novaj kondiĉoj, laŭ novaj aspektoj, de tre malnovaj sociaj fenomenoj — gentismo kaj totemismo¹). Mi difinas naciismon kiel komplekson de kredoj pri nacieco kaj nacia ŝtato, kaj pri religiaj kredoj kaj emocioj.

Nacieco, kiu estis tute alia afero, ĉiam ekzistis sub unu formo aŭ alia. Ĝi estis nur komunuma sento, la tutaĵo da sentoj pri la komunanaro en kiu oni sin trovis, kiu ĝenerale centriĝis ĉe raso, lingvo, loko aŭ religio. La plej granda parto el ĝiaj kredoj estas iluzioj, kiel ekz. la kredo, ke la tuta loĝantaro de la komunumo apartenas al unu raso, kio estas sensencaĵo. La konscio pri nacieco estis produktinta kelkajn bonajn sentojn. Troviĝis bono en patriotismo en iuj cirkonstancoj, en la simpla amo al lando kaj speciale al loko kaj la deziro, ke al oni estu permesite disvolviĝi laŭ sia propra maniero, kio estis ero de patriotismo. Kiel la ĉinoj, la plej malnaciema popolo de l’ mondo, la grekoj havis malmultan senton pri nacieco. Iliaj militoj estis primitivaj kaj rabemaj, tute ne similaj al la religiaj militoj, kiujn ni nun entreprenas. La romanoj estis treege toleremaj pri aliaj nacioj, kaj ne tre atentis sian propran. Tio, kion ili ja alcelis, estis, ke la mondo estu regata laŭ orda maniero kaj, ke ili mem regu ĝin.

La moderna nacieco komencis evolui cent jarojn antaŭ la Franca Revolucio, sed estis la Revolucio, kiu donis al ĝi antaŭenpuŝon kaj igis la popolon, kiu ĝis tiam sin vidis kiel regataron de siaj reĝoj, pli ol kiel anaron de nacioj, malvolvi konscion pri nacieco kaj pri la nacia Ŝtato. En la deknaŭa jarcento, nacieco kuniĝis kun religio kaj tiamaniere naskis modernan naciismon.

Estis kvar ĉefaj kaŭzoj de ĉi-evoluo: la kresko de la nacia Ŝtato, kiu estas la dio de la nova religio; la dekadenco de monarĥeco en Eŭropo, post kio personoj, kiuj estis taksintaj siajn reĝojn sentimentale, komencis kunmeti religion kun politika sento; la velkado de la ordinara religio, kiu lasis multajn personojn sen ia objekto por religia emocio ĝis ili trovis novan en la Ŝtato; kaj la Franca Revolucio kaj napoleonaj militoj permesis kreski kunligon inter ideoj pri libero, sendependo kaj la nacia Ŝtato kaj faris vere ebla la disvolviĝon de la nacia Ŝtato.

La moderna naciismo estas religio elmontranta la postsignojn de religio laŭ ties pretendoj pri ĉiopoveco, netoleremo kaj dogmo. Ĝi instruas, ke la Ŝtato estas ĉiopova kaj reala objekto por aladorado, ke ĉiuj devas sin klini antaŭ ĝi kaj, ke ĝiaj anoj devas esti pretaj sin oferi sur la altaro de patriotismo ĉiam, kiam la Ŝtato ordonas, ke milito okazu. Tio, kio estas malpli videbla estas, ke jam en la grandaj ŝtatoj de Eŭropo, religia dogmo kaj ritaro de adorado estas komenciĝintaj rilate la Ŝtaton.

La nacia flago, kiu estas ia religia idolo kaj simbolo tiel sama kiel estis idoloj en la malnovaj religioj, nun ekscitas la samajn sentojn spertitajn en malnovaj religiaj rit-servoj. Por ilustri ĉi-tion, mi menciu mirigan rit-servon okazigitan en preĝejo de Novjorko honore al la Steloj kaj Strioj¹).

Netoleremo karakterizas ĉiujn religiojn. La Ŝtato, nun adorata religie, daŭrigas persekutadon kontraŭ herezuloj en la Ŝtato kaj daŭrigas eksteren religiecajn militojn. La naciecaj militoj hodiaŭ estas tiel samaj kiel la religiaj militoj de estintaj jarcentoj, la naciismo anstataŭanta protestantismon kaj katolikismon.

La grava fakto estas, ke ĉi-religia naciismo konfliktas kun la efektiva stato de la socio, kiun produktis scienco kaj ekonomio. La eŭropa socio estas organizita internacie laŭ scienco kaj ekonomio kaj, se naciismo daŭros, ĝi detruos tian civilizacion.

(Trad. el raporto pri lekcio farita de s-ro Leonard Woolf, ĉe la Unuiĝoj de Hindaj Studentoj, aperinta en la anglalingva revuo «The Indus».)

¹) Totem estas natura objekto, speciala besto, alprenita kiel emblemo de la amerikaj indianoj.

¹) Aludo al devizo de la usona flago.

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

VII-a Kongreso de SAT

(Daŭrigo kaj fino de la raporto)

Nun sekvas Raporto de la Komisiono pri rilatoj inter SAT kaj la landaj laboristaj esp.-organizoj. B ä s s l e r en la nomo de la Komisiono, legas kaj motivigas jenan deklaron:

«Koncerne la rilatojn inter SAT kaj la landajn laboristajn esp.-organizojn la VII-a SAT-Kongreso akceptas denove la tezojn akceptitajn de la VI-a SAT-Kongreso okazinta en Leningrad 1926¹) kun sekvanta aldono:

1. La VII-a SAT-Kongreso rekomendas al la lingvoregionaj esp.-asocioj laboristaj, atentigotaj per speciala cirkulero de la EK de SAT, starigi en la LEA-grupoj specialan SAT-rondon, kiu plenumu la peresperantan kaj por-SAT-an laboron en la kadro de la grupo.

Taskoj de la SAT-rondo estas: kolekti la SAT-kotizojn, abonojn al SAT-organoj ktp., entute la plenumo de ĉiu peresperanta kaj por-SAT-a laboro. La gvidanto de la SAT-rondo estu samtempe la loka peranto.

2. La EK de SAT petu ĉiujn lingvoregionajn lab. esp.-asociojn, elekti 1 ĝis 2 K-dojn, kiuj formu komisionon, kies tasko estu, kontaktiĝi kun la EK de SAT, por finsolvi la interrilatojn de SAT- kaj LEA-organizoj.»

Interalie B ä s s l e r atentigas, ke en kelkaj lokoj ekzistas du grupoj — SAT kaj LEA, kio ofte kaŭzas konfliktetojn inter ambaŭ grupoj. Estas necese, ke tiu stato ĉesu, kaj, ke ambaŭ grupoj estonte laboru en harmonio. Oni ne konsideru tiujn proponojn kiel evangelion, sed nur kiel gvidilon por la estonta jaro. D e u b l e r deklaris, ke tiu ĉi komisiono enhavis reprezentantojn de ĉiuj opinioj kaj rekomendas sendiskute voĉdonigi tiujn proponojn.

La unua propono estas akceptita kontraŭ 1 voĉo, la dua unuanime.

Debato pri projekto de SAT-programo. S t a r r raportas kaj instigas akcepti jenajn rekomendojn de la komisiono:

1. La Komisiono opinias, post longa diskuto, ke pro la diversaj tendencoj ekzistantaj en SAT, la alpreno de rigida programo kiel deviga afero, ne estas nun rekomendinda. La celo en la Statuto jam sufiĉe difinas nian laboron.

2. La Kongreso elektu Komisionon de 6 personoj por studi dum la sekvanta jaro la jam publikigitan projekton de programo kaj proponitajn ŝanĝojn por ebla publikigo en la Jarlibro kiel gvidlinion diskutendan de la SAT-anoj. Post definitiva prilaborado la «programo» fariĝu gvidilo por la SAT-anoj, sed neniam leĝo.

En SAT oni povas tre bone propagandi sen programo, pli gravas la laboro (voĉoj: «Tre ĝuste!»). Se ni akceptus programon, S t a r r timas, ke sekvus senfinaj diskutoj. Ni ne publikigu programon. Kiuj pensas laŭ Marx, ne konsentus kun tiuj laŭ Kropotkin. Ni akordiĝu en laborado, ne en teoriado. SAT estu laborejo, ne diskutejo! Li proponas, ke en la komisiono estu la K-doj, kiuj plej multe interesiĝis pri la afero: Kolĉinski, Revo, Muravkin.

K-dino D a n n e i l konsilas akcepti la du rekomendojn. G u m a, laŭ instigo de T o r r e n t, legas rezolucion de la SAT-anoj el urboj Palafrugell, Sabadell, Rubi kaj Barcelona, en kiu ili parolas kontraŭ fanatikeco kaj blindiga sektemo, alvokas pri unueco kaj konsilas daŭre eldoni verkojn el anarkiista kampo.

L a n t y proponas, ke oni elektu ankaŭ la aŭtoron de ĉi tiu raporto en la komisiono. Al la demando de Starr, ĉu la aliaj komisionanoj havas ion por diri, neniu anoncas sin. B ä s s l e r relegas la du rekomendojn de la Komisiono. Ambaŭ estas akceptitaj, la unua kontraŭ 1 kaj la dua kontraŭ 2 voĉoj. Por la Komisiono estas proponitaj: Revo, Muravkin, Kolĉinski, Starr, Platiel, Salan, al kiuj poste estis aldonita ankaŭ reprezentanto de la anarkiista tendenco: Richter en Kassel, por ke ĉiuj direktoj estu reprezentitaj. La Komisiono rilatu kun la EK kaj estu sub ties gvido.

L a n t y malaprobas, ke oni komisiu al la EK funkciigi la Komisionon, ĉar se ĝi ne funkcius, tiu estus kulpa. Post nelongaj diskutoj, ĉiuj 7 proponitoj estas unuanime akceptitaj.

La lasta punkto de la programa tagordo estas diversaj temoj kaj demandoj, sed ĉar ni ne havas la raporton de la elektita Komisiono por studi la proponojn, oni prokrastas tion ĝis morgaŭ.

La Prez. de la O. K. havas ree multon por diri: li petas la reprezentantojn de la hodiaŭaj fakkunsidoj — edukistojn, fervojistojn, socialistojn, fotografistojn, kooperativanojn ktp. doni raportojn por la gazetaro kaj komunikas la nombron de la ĝis nun enskribitaj kongresanoj: aliĝis 349, kaj estas kontrolitaj 174: el sektoro 1 — 25, 2 — 76, 3 — 4, 4 — 17, 5 — 47, 9 — 1, 13 — 1, 14 — 3. Laŭlanda statistiko: Alĝerio 3, Anglio 7, Aŭstrio 3, Belgio 1, Bulgario 1, Ĉinio 1, Francio 77, Germanio 68, Hispanio 3,


¹) 1. La proleta esperanto-movado entute kaj ĝenerale estas direktita al praktika utiligo de la lingvo internacia por la klasaj celoj de la Proletaro tutmonda. Fundamenta kondiĉo por ke tia utiligo de la lingvo prosperu, estas la plej vasta disvastigo de ĝia kono inter la laborularo. Pro tio, la taskoj de la laboristaj esp.-organizoj reduktiĝas al kreo de aparato por praktika utiligo de esperanto kaj de aparato por disvastigo de esperantokono inter la vastaj laborular-amasoj.

  1. La praktika utiligo de esperanto celkonformas nur en la skalo internacia, pro kio ankaŭ la aparato de ĝia praktika utiligo pro intereso de prosperado devas esti centrigita ankaŭ en la skalo internacia. Sed la disvastigo de la lingvo estas ligita kun agit-propagando kaj instrulaboro farata en nacilingvoj, pro kio la aparato de la lingvodisvastigo devas esti centrigita en la kadroj de ŝtatlimoj aŭ nacilingvaj teritorioj.

  2. La stato kaj cirkonstancaro de la movado laborista ĝenerala en diversaj landoj estas treege diversa, pro kio multe varias ankaŭ la taktiko kaj metodiko de la laboro por disvastigo de esperanto depende de la stato de la movado laborista en ĉiu aparta lando. Tiamaniere krom diverseco de la lingvo, la centrigo de la disvastig-aparato internaciskale, kiel dua ŝtupo de la centrigo, ne estas ebla, kaj en la interesoj de la movado necesas konservi memstarecon de tiuj ĉi aparatoj en kadroj de ĉiu aparta lando aŭ lingva teritorio.

  3. Tamen la ĝenerala prosperado de la proleta esperanto-movado dependas de tio, kiom multe en ĉiu aparta momento estas atingita la konformeco de la laborrezultoj de ĉiu el tiuj-ĉi aparatoj aparte. Sukcesoj en la lingvodisvastigado por sia firmigo postulas la eblecon tuj praktike utiligi la lingvon, kaj tio ĉi estas ebla ĉe la konforme forta aparato de la praktika utiligo. Returne, sukcesoj en la praktika lingvoaplikado elvokas inter la laboruloj kreskon de intereso al la lingvo, kaj firmigo de tiu ĉi intereso estas ebla nur ĉe la relative forta aparato de la disvastigo de la lingvo.

  4. La sperto de la kvinjara ekzistado de SAT, kiel internacia aparato por praktika utiligo de esperanto aparte kaj sendepende de la landaj lab. esp. organizoj montras plenan eblecon ankaŭ plue simile formale apartigi la aparatojn de praktika utiligo kaj disvastigo de la lingvo. Returne, formala unuigo de tiuj ĉi aparatoj venigus al detruo de la proleta esperanta movado en pluraj landoj, kiel, ekzemple en Hungario, kie malpermeso de SAT devus sekvigi ankaŭ malpermeson de ĝia hungaria sektoro.

  5. Lasante ankaŭ plue la formalan sendependecon de ambaŭ aparatoj, por atingi konformecon en ilia kreskado kaj plifirmigo necesas pli intima kontakto en ilia laboro per nepra individua aniĝo de la membroj de l’ landaj organizoj al SAT, kiu reciproke rekomendas al siaj membroj plenumi agit-instruan laboron per ariĝo en la naciaj lab. esp. organizoj. Aliflanke oni devas radikale ĉesigi ĉiujn provojn krei paralelismon de unu aparato rilate al la alia. La financa stato de la proleta esperanta movado devigas ne disigi la fortojn, sed kontraŭe laŭeble plej forte centrigi ilin, plenumante en la sfero de la eldonado la laboron internaciskalan kaj praktikkarakteran tra SAT, kaj la instruan — tra la naciaj organizoj. La reciproka ekvilibro ankaŭ tie ĉi povas esti atingita per subtenado de la eldonaparato de SAT, el la flanko de la naciaj organizoj kaj per subtenado de la naciaj organizoj de SAT per disvastigado de ĝiaj eldonaĵoj tra ili.

  6. Atingo de ĉiuj ĉi taskoj multe faciliĝus, se la landaj lab. organizoj starigus ĉe si la kategorion de «internaciaj» membroj, t. e. samtempaj membroj de la landa organizo kaj de SAT. Tiuj membroj, pagante samtempe, per aparato de la loka grupo, kotizojn al ambaŭ organizoj, restas individuaj membroj de SAT.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Italio 1, Japanio 1, Nederlando 3, Polio 1, Portugalio 1, Svisio 3. Li legas novajn salutleterojn: el Novi-Sad, Strassburg, 15 SAT-anoj de Krjukov apud Dnepr, raporton de 15 SAT-anoj ĉeestintaj la Dancigan Esp-o Kongreson kaj aranĝintaj specialan kunvenon tie. L e r c h n e r, transdonas la salutojn de la «UNS»-presejo en Leipzig sciigas, ke ĝi sendis donace por la kongresanoj 250 esp-o-kajeregojn, kaj R o u x dankante anoncis, ke tiuj ankoraŭ ne alvenis. Estis farita propono, sendi al la Usona ambasadoro kaj al la juĝisto Fuller telegramon pri Sacco kaj Vanzetti, kun aplaŭdo akceptita.

Lasta laborkunsido

Mardon, la 16. 8. 27, je la 9.30-a h. K-do S t a r r malfermas la kunsidon. R o u x legas novajn salutleterojn kaj telegramojn: de lab. esp. societo «Nova Vojo» en Lisbono, de C. K. de Kompartio Tutgermania en Berlino, de Ŝtata Eldonejo Ukrainia k. a. Al la samtempe kongresanta en Lyon Revolucia Asocio de eksmilitistoj estas senditaj salutoj.

Nun K-do B ä s s l e r raportas pri la diversaj proponoj presitaj en «S-ulo».

a) Proponoj 1, 10, 12, 14, 16, 18 — pri fondo de SAT-grupoj kaj landaj organizoj. La opinio de la Komisiono estas, ke pri ili la kongreso ne bezonas diskuti, kaj ili estu nuligitaj. Unuanime akceptita.

b) Proponoj 2, 5, 11, 17 — pri ŝanĝo de nomoj SK, EK kaj pligrandigo de la statuto. Laŭ rekomendo de la Komisiono, la 2,5 estas unuanime akceptitaj, la 11 malakceptita, kaj pri la 17 — ŝanĝi paragrafon — okazis vigla diskuto. L a n t y klarigas, ke kvankam la konsilantoj estas elektataj laŭ sektoro, tio tamen ne signifas, ke ili devas estri iun sektoron. Se tiel funkcius la afero, se estus «Sektorestroj», certe kreiĝus ankaŭ ia sektora patriotismo! La arbitran, laŭsektoran disdividon de la terglobo ni iniciatis por forigi el la SAT-gvidado ĉian naciecan influon; ni zorgu, ke ne enŝoviĝu alia apartigismo. Tial necesas, ke ĉiu konsilanto estu elektata de ĉiuj SAT-anoj kaj ne nur de la koncernaj Sektoranoj. La SAT-anoj havas la eblecon konigi sian gvidkapablecon laŭ tutmonda skalo. Por tio ili aktive partoprenadu la agadon, la vivon de la Asocio kaj tiel la plej kapablaj kaj aktivaj povos sukcese kandidati.

Post nova kaj pli larĝa diskutado, alvokante, ke ĉiuj SAT-anoj partoprenu la voĉdonon, la propono 17 estas kontraŭ 6 voĉoj akceptita.

B ä s s l e r legas poste alvenintan proponon. Tamen la Komisiono opinias, ke la proponinto devis ĝin fari pli frue, por ke tiu ĉi aperu en «S-ulo» — nur publikigitaj tie proponoj valoras antaŭ la kongreso. Krome, ĉar la proponita temo — pri sektorsistemo laŭ meridianoj — estas tro grava por solvi ĝin tuj ĉi tie, li pledas malakcepti ĝin. L e r c h n e r anoncas, ke jam dum la Leningrada kongreso oni akceptis la novan sektorsistemon laŭ horoj, kaj ĝi troviĝos en la Jarlibro. L a n t y diras, ke la problemo estas jam principe solvita, ke nur la tro malfrua sendo de la geografia karto flanke de Krjukov prokrastigis la aferon. R o u x petas konsenton pri akcepto de novaj proponoj, kion la kongresanaro voĉdone prokrastigis por la venonta kongreso.

c) Propono 3 — kontraŭ plena adresaro, unuanime malakceptita.

ĉ) Propono 15 — pri matrikulo de pasivaj membroj, akceptita kontraŭ 3 voĉoj.

d) Propono 4 — pri niaj organoj, unuanime malakceptita, ĉar ĝi signifus malprogreson de nia movado, kaj tiu ne ekzistas. Kontraŭe, laŭ letero el Germanio, komunikita de K-do L a n t y, oni eĉ proponas aperigi «S-ulo»-n dufoje dum la semajno.

e) Propono 8 — pri ŝakangulo, la Komisiono ne havas firman opinion. La ĝenerala opinio estis, ke la interesuloj trovos tian fakon en multaj aliaj gazetoj, kaj ni ne malŝparu niajn paĝojn. L e r c h n e r estas preta presigi ĝin, se ŝakludantoj mem pagos la kompostaĵon. B ä s s l e r konsilas malakcepti ĝin, tamen akcepti la deziresprimon, ke SAT-anoj ŝakuloj rajtas presigi en «S-ulo» sciigojn, informojn, sed ne ŝakproblemojn, ekzercojn. La lasta estas unuanime akceptita.

f) Propono 20 — pri ateista fako. La Komisiono rekomendas akcepti ĝin, sed translasi la aferon al la redakcio de «S-ulo», ĉar la ateista movado estas por la SAT-anoj tre grava.

K-dino D a n n e i l ne konsentas, ĉar ateismo estas dogmatismo. M a i l a n d atentigas, ke por ateismo aperas gazeto «Liberpensulo». L a n t y deklaras, ke ekzistas liberpensuloj, kiuj ne estas ateistoj, kaj ke ni povas permesi paĝon ekz. «Kontraŭ dogmo». S t a r r sciigas, ke «Liberpensulo» vegetas. M a i l a n d klarigas la diferencon inter ateisto kaj liberpensulo: V o n d e r H e i d konsilas ne trograndigi nian gazeton per aparta rubriko pri ĉiu «ismo». L a n t y aldonas, ke la dogmecaj artikoloj iras rekte en la paperkorbon.

Ĉe voĉdono, la rekomendo de la Komisiono estas malakceptita kontraŭ 13 voĉoj, kaj la deziresprimo — akcepti liberpensulajn artikolojn — estis superflua, ĉar la redakcio jam akceptas tiajn.

g) Propono 12 — pri konvencio inter SAT kaj LEA nuligita, ĉar hieraŭ decidita.

ĝ) Propono 6 — pri numeroj de membrokartoj, malakceptita laŭ rekomendo de la Komisiono, ĉar tio teknike tute ne eblas.

h) Propono 13 — pri «AIZ». La kongresestraro proponas sendi leteron al ties redakcio, por esprimi gratulon kaj deziron vidi baldaŭ esperantajn tekstojn sur ĉiuj paĝoj. B ä s s l e r atentigas pri la valoro de tiu letero kaj humore rakontas, kiel la redakcio plendis pro pluvego de esp.-salutleteroj, rekomendante ankoraŭ pli multajn sendi al ĝi.

ĥ) Proponoj 7, 9, 19 — pri lingvaj demandoj. La Komisiono rekomendas malakcepti ilin.

S o a r e s komunikas, ke la propono 19 estas de li kaj insistas pri «ci». K-dino L i m o u z i n defendas «vi», kiu tute ne estas burĝa, sed pli facile elparolebla ol «ci», kiun oni en kelkaj landoj eĉ tute ne konas.

K r e s t a n o f f esprimas unue sian ĝojon esti inter laboremuloj, al kies afero li jam delonge volis sin dediĉi. Li anoncas, ke post la teruraj travivaĵoj kaj senreviĝoj en la burĝaj medioj, lia konvertiĝo estas definitiva, ĉar li jam por ĉiam adiaŭis kun la idoloj de siaj malnovaj kredoj. Cetere la tempo montros ĉu el plej bonaj pacifistoj povas fariĝi fidelaj klasbatalantoj. Pri la lingva demando li diras, ke la vidpunkto de SAT estas jam klarigita en la broŝuro «For la neŭtralismon», kiun li konsilas relegi kaj trastudi. Li insistas, ke unu sola lingva institucio sufiĉas, ĉar precipe en lingvaj aferoj devas regi unueco, disciplino. Se la Lingva Komitato ne tiel laboras, kiel ni deziras, la SAT-anoj devas klopodi iom post iom eniri en la lastan kaj enporti pli viglan sangon. Cetere, kiel lin puŝis la vivo al la SAT-kampo, tiel pli malpli frue venos ankaŭ aliaj LK-anoj, tial ni gardu nian energion, kiu aliloke estas pli necesa. Pri la proponoj li alvokas ne esti tre pedantaj kaj malakcepti ilin. Pli konkrete: Pri la lingvo de niaj gazetoj kaj eldonaĵoj estas responda la redaktoro kaj la EK. Oni fidu al ili. Kun la nacilingva ortografio latinlitera oni indiku interkrampe ankaŭ la esperantan prononcadon. Pri la tre malofte uzata «ci» Z a m e n h o f klare esprimis sin en la «LR». Fine li rekomendas flanke de la SAT-Jarlibro kunporti ankoraŭ unu ruĝan verketon: «Oficiala Klasika Libro de Esperanto», kiun oni ĉiam kontrolu antaŭ ol sendi sian presmaterialon. L a n t y subtenas tiun vidpunkton kaj rekomendas al la K-doj, kiuj interesiĝas pri lingvaj demandoj eniri en la L. K. kaj doni la ĝustan direkton. Post paroloj de Nicollet, Danneil, Stertzenbach, Guma kaj von der Heid, la debato estas finita kaj la 3 supraj proponoj malakceptitaj.

Pri la loko de la venonta SAT-kongreso. K l o p f l e i s c h en la nomo de diversaj sovetiaj K-doj petas, ke la Kongreso okazu en Germanio. Leningradaj K-doj tamen petas, ke ĝi okazu en Göteborg. L e r c h n e r insistas, ke oni devas influi la lokojn, kie esperanto ne estas tre disvastigita aŭ lokojn konvenajn. La plimulto de la kongresanoj estas por la invito de niaj K-doj en Svedio sed lasas al la EK la findecidon.

La Prez. S t a r r anoncas 2 gvidrezoluciojn. La unua, de la SAT-anoj de

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

Frankfurt a. M., Mainz, Rüsselsheim kaj Giessen, temas pri la kvardekjara jubileo de esperanto. B ä s s l e r konstatas, ke laboristaj esperantistoj estas iom tro entuziasmaj, tial ili postulas soleni D-ron Zamenhof. Ni ne solenu personojn, sed uzu la lingvon por niaj klasbataloj. Oni malakceptas tiun «rezolucion». La Prezidanto legas la duan — projekto de anonimulo:

«La Kongreso,

Diskutinte pri la gvidado kaj funkciado de SAT dum la lasta interkongresa jaro, kontente notas la progreson de nia movado, la fratan toleremon kaj interkonsentemon, kiu konstante regis dum la debatoj;

Ĝi dankas al la Estraro kaj renovigas al ĝi sian fidon por daŭrigi laŭ la sama vojo la gvidadon.

La Kongreso atentigas, ke ĝusta gvidado ne sufiĉas; necesas plie, ke la membroj ne estu inertaj, pasivaj, ke ili ankaŭ apliku la decidojn kaj instrukciojn de la gvidinstancoj;

La Kongreso dankas kaj gratulas al ĉiuj aktivaj, fervoraj kaj sindonemaj K-doj el ĉiuj sektoroj, kiuj ĉiun tagon propramane konstruas kaj perfektigas la SAT-aparaton.

La Kongreso insiste atentigas la tutan SAT-anaron pri la neceseco por ĉiu membro akiri sufiĉan klerecon kaj fertecon por povi ne nur utiligi esperanton por personaj interrilatoj, sed ankaŭ por traduki kaj interpreti paroladojn aŭ raportojn dum publikaj kunvenoj. Ĉiu SAT-ano devas konscii, ke parto da respondeco pri la bona funkciado de nia Asocio kuŝas sur liaj ŝultroj.

La Kongreso alvokas ĉiujn laboristajn esperantistojn, ke ili kuniĝu en SAT en distingo pri partieco kaj tendenco kaj tiel ebligu la pli rapidan sukceson de esperanto en ĉiuj laboristaj rondoj.

Nur per unueco kaj senlaca penado ni venkos! SAT restu modelo de unueco por ĉiuj laboristaj organizoj; ĝi fariĝu ĉiam pli kaj pli la edukejo, la klerigejo kaj la fratigejo de ĉiuj proletaj esperantistoj.»

La voĉdono montras unuaniman aprobon kaj akcepton.

La Prezidanto S t a r r anoncas, ke la tagordo estas elĉerpita. Fermante la kongreson, li en la nomo de la Kongresestraro esprimas la deziron, ke nova progresoj rezultos kaj en la nomo de la kongresanoj la dankon al la Organiza Komitato kaj speciale al ĝia prezidanto K-do Marcel Roux por la bonega aranĝo de la kongreso kaj varma akcepto de la kongresanoj en Lyon.

R o u x lastfoje donas siajn informojn, proponas sendi saluttelegramon al la Kongreso de la Internacia Asocio de eksbatalantoj en Parizo kaj dankas al ĉiuj kongresanoj.

Je la fino de la Kongreso Essen’a K-do transdonis al la K-doj el Irkutsk per la Kongreso standardon kaj protestis kontraŭ la impertinenteco de la franca registaro, kiu malpermesis al la sovetanoj enveturi Francion.

Entuziasme finiĝas la SEPA per la viglaj sonoj de la INTERNACIO.


Krono de la Kongreso

La saman vesperon, je la 20.30-a h., en la salonego Alcazar, brilfeste lumigita, ornamita per flagrubandoj kun esperantaj tekstoj, verdaj kaj ruĝaj standardoj, antaŭ ĉirkaŭe 1500 personoj, plejparte Lyonaj K-doj diverstendencaj, okazis amaskunveno internacia. Tiun imponan manifestacion de solidareco neniu ĉeestinto forgesos.

Sur la scenejo ĉirkaŭ la prezidanto Boubou sidas K-doj Starr, Krestanoff, Lerchner, Glodeau, Bosma kun sia fianĉino, Roux, Salan kaj Ko Hing-Han el Ĉinio.

Post bonvena parolado de la Prezidanto sinsekve parolas jenaj K-doj:

K-do S o a r e s (Portugalio) parolas pri la laborista vivo en sia naskiĝlando depost la revolucio; K-do B o s m a (Nederlando) montras la ekonomian kaj politikan situacion en sia «patrolando». K-do S t a r r (Anglio) informas pri la situacio de la brita Laboristaro kaj akcentas, ke iom post iom la registaro helpas malfermi la okulojn de la proletoj. K-do K r e s t a n o f f (Bulgario) atentigas pri la nuna spiritostato en la lando de la multaj Sacco kaj Vanzetti kaj alvokas por helpo en ilia batalo kontraŭ la «Leĝo por defendo de la ŝtato», por amnestio kaj Balkana Federacio Respublika, finante per la Botev’a versaĵo «Mia preĝo». K-do K l o p f l e i s c h (Germanio), venanta el Sovetio, en la nomo de la Proletaro, de la reganta klaso en la unua proleta ŝtato, transdonas varmajn revoluciajn salutojn kaj donas precizajn informojn pri la plibonigoj faritaj de la Sovetoj en la vivo de la laboristoj. K-do B ä s s l e r, delegito de la Germania Ruĝ-Fronto; salutas la kontraŭfaŝistajn gvardiojn en Lyon kaj rememorigas la cirkonstancojn ĉe kiuj estis kreita la Germania Ruĝ-Fronto. Li instigas la franciajn kaj ĉiulandajn K-dojn imiti la ekzemplon donitan de tiu ĉi lasta.

La paroladoj estis resume francigitaj.

Franca oratoro, K-do C h a m b o n, en la nomo de la C. G. T. U., certigas pri sia espero en la sindikata unueco internacia, disvolvita kaj cimentita per esperanto. K-do R o u x deklaras, ke la lingvo internacia devas esti la ĉiam plimallarĝiĝanta ligilo inter la laboristoj de l’tuta mondo kaj anoncas proksiman malfermon de esp. kursoj.

Meze de entuziasmegaj aplaŭdoj de la ĉeestantaro, K-do B ä s s l e r en la nomo de la Leipzig’aj Ruĝfrontbatalantoj transdonas solene al la Lyon’aj Ruĝfrontanoj belan ruĝflagon, kun ore brodita devizo: «Al la amiko la manon, al la malamiko la pugnon.» Interŝanĝe li ricevis de la Lyon’aj Ruĝfrontanoj kaj Junkomunistoj 2 ruĝflagetojn, simboligantaj la unuiĝon super la detruendaj limoj.

Rezolucio favora al esperanto kaj postulanta la liberigon de Sacco kaj Vanzetti estis unuanime akceptita. Kun kantado de la INTERNACIO kaj de la REVOLUCIO finiĝis la emociiga amaskunveno.

Por la sekretariaro de la kongreso: Iv. H. Krestanoff.


La mizero de la Italia Laboristaro

La tuta Italio eĥas pro la laŭdo pri la «Charta» de la laboro. Laŭ la asertoj de la faŝistoj, Italio nun estas la unua lando de l’ mondo, kie la laborista rajto estas leĝe garantiita. Sed post apenaŭ du semajnoj montriĝis la unua rezulto: nova, grava malaltiĝo de l’ salajroj. Ĉi malaltiĝo estas rilatigata kun la pliboniĝo de la itala mono (de la liro). En relative mallonga tempo la liro altiĝis pro la rulanta dolaro de l’ Onklo Sam. La efikoj de tio estas por la Laboristaro tute malbonegaj. Eĉ la faŝista eksfinancministro Alberto de Stefani skribas en la «Corriere della Sera», ke «ekde julio 1920 ĝis februaro de ĉi jaro la kostoj de l’ vivtenado en Triest altiĝis de 100 al 123,15; en Cagliari eĉ de 100 al 171,40». Inter ĉi nombroj kuŝas la plialtiĝo de l’ vivtenado en la aliaj lokoj de Italio. Post ekpreno de l’ potenco per la faŝistoj la kostoj de l’ vivtenado en tuta Italio altiĝis meze je 50%.

Tamen la salajroj de la Laboristaro estas malaltigitaj je triono, parte eĉ je duono, tiel ke la laboristoj hodiaŭ estas devigataj vivi en la plej malbonaj cirkonstancoj. Ankaŭ tion la faŝistaj gazetoj ofte devas konfesi. Nun, dum la altiĝo de la liro, oni eĉ en la faŝista tendaro konfesas, ke ne nur la Laboristaro devus suferi, sed ke la kostoj de l’ vivtenado estu konformaj al la salajroj. Alberto de Stefani skribas pri tio:

«La laboristoj volas, ke la kostoj de l’ vivbezonaĵoj estu malaltigataj antaŭ ol salajrmalaltigoj okazas; la entreprenistoj male opinias, ke la prezoj ne povas malleviĝi antaŭ ol la salajroj estas malaltigitaj.»

Per tio la faŝistoj mem konfesas, ke ekzistas netransportebla kontrasto inter Laboristaro kaj entreprenistaro, kiu nur povas malaperi per la klasbatalo.

Depost aŭgusto de la lasta jaro ĝis aprilo de ĉi jaro la orkurzo malaltiĝis je ĉ. 40%. Jam komenciĝis malaltiĝo de la detalvendaj prezoj, kiu atingis maksimume 20%, do neniel estas konforma al la altiĝo de la liro. Sed al la laboraj amasoj oni trompeme diras, ke temas pri multe pli gravaj prezmalaltiĝoj, por instigi ilin al pluraj oferoj. Kaj tio parte jam sukcesis. En Brescia oni laŭdire elkalkulis, ke la kostoj de l’ vivtenado po familio malaltiĝis je 17.35 liroj po semajno. Tio certe estas troigita; sed eĉ

— pàgina 5 —

se tio estus vera, tiam estus tamen tute malĝuste konkludi el tio je la tuta lando kaj popolo.

La sekvoj de ĉi faŝista kalkulado kaj de la premo sur la Laboristaron tute ne malestas. Konferenco de la kamplaboristoj de l’ provinco Brescia proprevole oferis sin por la bono de la landsinjoroj kaj decidis malaltigon de siaj salajroj. Kaj aliaj kamplaboristoj sekvos kun la sama “sponteco“ la ekzemplon de siaj K-doj de Brescia. Tiuj estas la mirindaĵoj de l’ faŝista reĝimo! Ĝis nun ne trovis sin eĉ unu bienposedanto aŭ induŝtriulo, kiu oferas siajn dividendojn aŭ profitojn sur la altaro de l’ patrio.

Ankaŭ la ŝtato donas bonan ekzemplon limigante ĉiujn elspezojn. Tio okazas tiamaniere, ke la salajroj de l’ oficistoj estas malaltigataj. Ĉi ekzemplon imitas ĉiuj estraroj kaj entreprenistoj kaj la sekvo estas, ke la laborista klaso devas suferi same kiel dum la altiĝo ankaŭ dum la malaltiĝo de la liro. La nunaj salajroj apenaŭ sufiĉas por la kontentigo de l’ plej simplaj vivbezonaĵoj.

La sindikatoj — hodiaŭ ja nur ekzistas la faŝistaj — estas devigataj per la laborleĝo kunlabori kun la entreprenistaro, t. e. servi al ĉi lasta kaj sekvi ĉiujn decidojn de la alta hierarkio. La organo de la faŝistaj sindikatoj, “Il Lavoro d’ Italia“, kiu parolas pri kontrolado de l’ salajrmalaltigo, klopodas klarigi la kaŭzojn, pro kiuj la faŝistaj sindikatestroj “estas devigataj iĝi siajn sindikatojn aktivaj iloj por la registara politiko“. Ĉi pozicion la gazeto volas pravigi jene: “Hodiaŭ ni povas klarigi al niaj laborkolegoj la neceson de l’ malfacila vivtenado kaj de l’ oferemo, ĉar ni havas bonan konsciencon, ke ni ĉiam en reala maniero estis defendintaj la poziciojn de la Laboristaro kontraŭ la atakoj de l’ monregado.“ Sed la sama “Il Lavoro d’ Italia“ pli ol unufoje estis devigata konfesi, ke la Laboristaro jam tro multe kaj daŭre oferis kaj ke salajroj ne plu povas esti malaltigataj. La grandaj amasoj de la senlaboruloj, kiuj ricevas 3,75 lirojn potage kaj de monato al monato devis suferi pli, certe ĝuste taksos la hontindan konduton de la “Il Lavoro d’ Italia“.

La senlaboreco en lasta tempo pligrandiĝis. Nun oni konfesas, ke neniam depost multaj jaroj ekzistis tiom grava krizo de la laborŝancoj kiel hodiaŭ. En la metalindustrio nenie montras sin malpliiĝo de senlaboreco; male, tre grava kreskado, kiu tre bedaŭrajn sekvojn aperigos rilate al la jam nun tre kriza ekonomia situacio de la Laboristaro (“Il Lavoro d’ Italia“ de la 10. 5. 27). La 31-an de marto de ĉi jaro ekzistas en la metalindustrio 19 000 senlaboruloj.

La senlaborulkrizo en Milano. La 8-an de majo 1927 “Il Lavoro d’ Italia“ skribis, ke Milano hodiaŭ ne plu estas la laborloko, kie oni trovas laboron je bonaj kondiĉoj. La prezentado de laborfortoj estas pli granda ol la bezono. La citita gazeto skribis plue, ke oni ne povas diskuti la tre preman krizon, kiu estas rimarkebla en ĉiuj italaj industrioj kaj laŭŝajne ne tre rapide malaperos.

En la mineja industrio estis, laŭ la centra instituto por statistiko. La 31-an de marto 1927 50 000 senlaboruloj; en la teksindustrio 36 000; en la nutraĵ-industrio 23 000 kaj en aliaj industrioj 53 000; en la agrikulturo eĉ pli ol 60 000. Ĉi statistiko ne enhavas la haŭto- kaj ledo-industrion, la ŝu-, lignaj- kaj ĉapelindustrion kaj la presmetion. Se oni enkalkulas ĉi industriojn, tiam oni povas esti certa pri almenaŭ duona miliono da senlaboruloj en Italio. Se oni enkalkulas ankaŭ la duonan milionon da laboristoj elmigrintaj, tiam la itala industrio tre malboniĝis dum la faŝista regado, ĉar ĝi eksigis milionon da laboristoj el la produktado.

La ĝenerala impreso de l’ itala industrio kiel ankaŭ la ekonomia situacio de la italaj laboristoj estas hodiaŭ pli malbonaj ol iam. La faŝismo ne nur rabis de la laboristoj la politikan liberon, sed ruinigis ilin ankaŭ ekonomie. Tio estas la rezulto de l’ itala terur-reĝimo!

Laŭ la Informservo de I. L. A.

★

Lastaj leteroj de Sacco kaj Vanzetti

el la ĉelo de la mortkondamnitoj en la Ĉarlstaŭn’a malliberejo

1. Sacco al sia filino

Eta mia Ines!

Mi dezirus, ke vi povu kompreni tion, kion mi skribas al vi kun vundita animo el la profundeco de mia amo al vi ĉiuj. Ĝis la lasta minuto de mia vivo mi portos sur mia elturmentita korpo la leteron, kiun vi skribis al mi. Mi postulos, ke oni metu tiun leteron en mian tombon.

Kiel mi dezirus vivi, kun via frato Dante kaj kun via patrino en unu dometo, kaŝita en la verdaĵo de iu arbaro, kunigitaj ĉiuj kun la sama entuziasmo, kun la sama ĝojo… Kaj tie, en somera posttagmezo, sidiĝinta sub la ombro de iu kverko, mi prenu vin sur miajn genuojn kaj vin instruu legi, skribi, ami kaj kredi!

Sed ĉi tio, kara infano, ne povas okazi. La homa malico ne deziris ĝin. Malbona sorto nin disigis. Tiu malnova agonianta societo min eligis kruele el la ĉirkaŭprenoj de via patrino kaj de via amo, karaj miaj infanoj. Vi vane atendas min…

Sed mi scias, ke vi estos bonaj infanoj. Vi scias, ke mi sentas vin ĉiumomente proksime de mi…

Mi petas vin, mia kara Ines, danku al ĉiuj amikoj, kiuj batalas por mia libero, kaj lasu min ĉirkaŭpreni vin forte, vin, vian fraton kaj vian karan patrinon.

Via patro.

2. Sacco al sia filo

Antaŭ ol esti ekzekutita, Sacco skribis la sekvantan leteron al sia 14-jara filo Dante:

“Ĝis nun mi ĉiam kredis, ke ni ne estos disigitaj. Nun, post sep jaroj, unuafoje mi vidas, ke venis la horo esti disigitaj. Ĉiuj ni suferis multe kaj verŝis abundajn larmojn vane, precipe multe ploris via patrino, al kiu vi nun devas helpi. Kiam vi fariĝos pli aĝa, vi ne devas pensi nur pri via persona feliĉo, sed vi devas helpi ankaŭ al tiuj, kiuj estas malfortaj kaj kiuj serĉas helpon. Kaj tiel vi devas labori por la libero. Viaj amikoj kaj kamaradoj devas esti tiuj, kiuj kiel mi kaj Vanzetti batalas kaj esperas atingi la liberon de la laboristoj en la tuta mondo. Mi dezirus vin vidi ankoraŭ unufoje, sed eble estus pli bone, ke vi ne vidu mian lastan batalon kontraŭ la morto. Eble pli bone estus, ke vi vidu, kiel oni mortigos min, por rakonti tion al la tuta mondo.“

3. La lasta letero de Vanzetti

Jen la lasta letero, sendita de Vanzetti al Eŭropo. Kiel oni vidas el ĝi, Vanzetti montras tre malgrandan esperon en la senpartieco de Fuller, nova riĉulo malbonodoranta je parvenuo kaj serĉanta per sia senkompata konduto forgesigi sian devenon…

Al la Proletaro kaj nur al la Proletaro kaj al ĝia tutmonda protesta ago Vanzetti konfidas sian vivon kaj la vivon de sia K-do Sacco.

“Kara K-do Dana!

La guberniestro Fuller preparas sin por agi ĝuste tiel, kiel la juĝisto Thayer kaj kiel la juĝistoj de la Apelacia Juĝejo de la ŝtato Masaĉuset. Li faros absolute tion, kion faros ili.

Mi opinias, cetere, ke al tio decidiĝis Fuller jam delonge, kiel videbliĝas el lia artikolo “Kial mi kredas je la mortpuno“, presita en SUCCESS MAGAZINE en decembro p. j.

Mi esperas, ke vi vidos tiel la fajron super la cindro, la vivon — super, trans kaj sub la morto mem. La vero vidos la blankan mondon.

Ĝi donos forton al la fajrero de la vivo ĉe vi ĉiuj.

Salutu niaflanke ĉiujn niajn K-dojn.

Kore la via BARTOLOMEO VANZETTI.“

Trad. I. H. K.

La “civila“ listo aŭ kalsonetoj¹)

Laŭ la gazetoj, la rumana deputitaro voĉdonis la disdividon de la reĝa “civila listo“ (persona buĝeto) altiĝanta ĝis 56 milionoj da rumanaj leoj jare, laŭ la sekvanta maniero:

18 milionoj al reĝo Mikaelo, 4 milionoj al la regantaro, 20 milionoj al reĝino Mario, 7 milionoj por princo Nikolao kaj 7 milionoj por la princino patrino Heleno.

Se ni havus la respektindan 5-jaran aĝon de Lia Moŝto reĝo Mikaelo kaj ne estus malebligitaj esprimi libere nian plejnoblan opinion, ĉiuj ĉi disdividoj de la “civila listo“ irus al la diabloj.

Ĉar, ni konfesu ĝin kun nia tuta reĝa indeco, propra al nia aĝo, ni preferus antaŭ tiuj ridindaj milionoj, pli multajn tabuletojn da ĉokolado ĉiutage kaj pli grandan nombron da kalsonetoj…

¹) Vidu nian artikolon en n-o 150/151.

— pàgina 6 —

TRA ESPERANTIO

Postkongresa eĥo

Internacia Amaskunveno en Parizo

Vendredon, la 19. 8. 27 je la 20.30-a h. en la salonego Ferrer ĉe la Laborborso okazis Internacia Amaskunveno, organizita de la Laborista Esperantista Federacio en Parizo.

Sur la estrado prezidas K-do C a m i l l e R o u x, flankita de K-doj Salan, Krestanoff, Habert kaj Lerchner. Estis jam la 9-a h., kiam la Prezidanto bonvenigis esperante k. franclingve la ĉeestantaron kaj donis la parolon al K-do K r e s t a n o f f (Bulgario). Tiu ĉi priskribas la nunan situacion en Bulgario kaj akcentas, ke, malgraŭ ĉio, la revolucia spirito de Botev, Levski kaj Rakovski regas ĉe la bulgaraj kamparanoj kaj laboristoj. Li alvokas al utiligo de la revolucia lingvorimedo esperanto kaj atentigas pri ĝia praktika aplikado de SAT, sub kies standardo estas loko por ĉiaj proletaj tendencoj.

K-do K l o p f l e i s c h flame salutas en la nomo de niaj sovetiaj Gek-doj. Li faris lekcion pri la laborhoroj, salajroj, libertempo kaj flegado de laboristoj en la unua proleta respubliko kaj tiamaniere — despli ke li mem vidis kaj travivis ĉion — per elokventaj faktoj refutis la mensogojn de la burĝa gazetaro.

Nun stariĝas K-do L e r c h n e r. Per sia tondra voĉo li rakontas al ni pri siaj dummilitaj spertoj, pri la tiamaj malkomprenoj kaj pri la nuna frata kunesto dank’al esperanto. Li konkludas, ke la homoj estas pli malsaĝaj ol la bestoj, kiuj en ĉiuj landoj pli bone sin komprenas ol la dupieduloj, alvokante al la ĉeestantaro preni tuj enmane tiun armilon kaj uzi ĝin kontraŭ la naciismo.

K-do B ä s s l e r transdonas la salutojn de la klaskonscia Laboristaro en la germana “Respubliko“ kaj atentigas la Proletaron ĉiulandan pri la malinda agado de kelkaj laboristgvidantoj en 1914. Li aludas, ke ankaŭ en la nuna tempo svarmas spionoj en laboristaj medioj, eĉ en la esperantistaj, kaj finas per krio “Vivu la Mondrevolucio“.

Plej poste K-do S a l v a d o salutas en la nomo de la hispaniaj SAT-anoj.

Ĉiuj paroladoj estis france tradukataj de K-do Salan.

Estis emociige vidi simplajn laboristojn, lernintaj esperanton post sia peza panakira laboro, tiel facile kaj flue interparoli kun siaj klasfratoj el aliaj landoj, kiuj estis multnombre reprezentitaj.

La amaskunveno finiĝis per aŭdado de la revolucia poeziaĵo “Batalo“ de Botev kaj kantado de la INTERNACIO precize je la 23-a h.

★

Fakkunvenoj dum la VII. SAT-kongreso

Socialistoj

Speciala kunsido okazis la 15-an de aŭgusto, vizitita de K-doj el diversaj landoj.

Sub prezido de K-do Mark Starr la kunvenintaro diskutis pri la situacio de la socialistoj en SAT, konstatante, ke la anoj de la dua Internacio ĉiam tre tolereme rilatis al la ceteraj SAT-K-doj. La kunvenintoj alvokis la socialistajn SAT-anojn tre vigle partopreni en nia gazeto Sennaciulo, kunligante per ĝi pli forte ol ĝis nun la samdirektajn K-dojn. Ĝia gvidanto, K-do Lanty, neŭtralece prizorgis la malfacilan laboron de redaktado.

La kunvenintoj, esprimínte sian bedaŭron pri la malfavora decido de la Germana Socialdemokrata Partio dum la kongreso en Kiel, akceptis proponon sendi al la estraro protestleteron, kiu enhavu kiel ekzemploj la plej lastajn sukcesojn de esperanto en alilandaj organizoj laboristaj.

La kunveno komisiis al K-do Deubler interrilati kun K-do Jonas (Wien), ke li daŭrigu, resaniĝinte, sian oficon kiel prezidanto de la socialistoj en la kadro de SAT.

Hermann Platiel.

Edukistoj

La kunsidon malfermis kaj prezidis K-do Boubou el Orléans. Ĉeestis dudeko da geinstruistoj.

  1. Edukista SAT-sekcio. Oni decidis kunigi la SAT-anojn edukistajn en faka sekcio kun celo ligiĝi pli sisteme al klasbatalaj organizoj edukistaj kaj pli grandskale servi al ili. Kiel membroj de Gvida Komitato de tiu ĉi sekcio estis proponitaj: K-doj Van Aelst (Belgio), Stay (Britio), Laquet (Francio), Klys (Sovetio), Sarafov (Bulgario), Bonte (Germanio), K-dino Osmond (Britio), Klaĝin (Usono), Sinpak (Ĉinio), kaj japana K-do (japanaj Satanoj proponu iun!). Aliĝojn oni sendu al K-do Boubou, 96, rue Saint-Marceau, Orléans, (Loiret), Francio.

  2. Sennacieca Revuo eduka serio. La Gvida Komitato de l’Edukista SAT-sekcio funkcios ankaŭ kiel gvida komitato de la eduka serio de S. R. kiu ekaperos verŝajne en novembro (trimonate). Estas elektitaj kiel redaktoroj de l’ eduka serio K-doj: Mark Starr (Britio), Zilberfarb (Sovetio), Boubou (Francio) kaj K-do Célestin Freinet (Francio) kompetenta pedagogo pri l’ eduka tekniko, konata pro siaj verkoj kaj laboroj en Eduk-Intern. Rubrikaran programon de K-do Zilberfarb oni akceptas. Tiel, la S. R. eduka serio estos nur klasbatala kaj neniel konkurencos Internacian Pedagogian Revuon; ĝi estos redaktata laŭ populara formo, enhavos rubrikojn por ne fakedukistaj proletoj, por gepatroj, por junuloj kaj estos facile legebla fruktodone de ĉiuj SAT-anoj. La gazeteto enhavos modelan porinfanan klaskonscian rakonton kaj specialan paĝon pri Instrulaborista Internacio sub kontrolo de pedagogia sekretario de tiu ĉi organizo.

  3. Interŝanĝa Oficejo estas kreata. Jam de longe SAT-edukistoj peradas interŝanĝon de edukistoj kaj lernantoj (studentoj) el diversaj landoj kaj ankaŭ de pedagogia materialo (geografiaj kartoj, scienc-instruaj objektoj, lekciaj tekstoj). SAT-anoj uzu mem kaj diskonigu nian servon por profitigi neesperantistajn K-dojn. Petoj por interŝanĝo de personoj dum libertempo okazu ĉiujare antaŭ majo, oni sin turnu al K-do Boubou; pri interŝanĝo de materialo sin turni al K-do Varène, Valgorge, Ardèche (Francio). Tiu servo kunlaboros kun la Tutmonda Lerneja Servo Esperantista.

  4. Rilatoj kun TAGE kaj IPR estis serioze pritraktitaj. Kvankam ne starante sur klasbatalo, TAGE (Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj) pro sia bazo severe pacema kaj progresema estas konsiderita kiel varbejo por SAT. Oni rekomendas daŭrigi la interŝanĝon de anoncoj en Sennaciulo kaj Internacia Pedagogia Revuo (organo de TAGE), rekomendas al SAT-instruistoj aboni I.P.R. (faka teknika revuo simila al “Interligilo de P.T.T.“) supozante ke I.P.R. rekomendos abonon al Sennacieca Revuo (ĉiuj serioj). Oni konstatis, ke nuntempe estas tute ne eble aboni iun serion fakan de S.R. aparte.

  5. La SAT-edukistoj estas insiste petataj kunlabori per sendo de dokumentoj kaj artikoloj al:

a) Tutmonda Esperantista Pedagogia Servo (TEPS), kiu de du jaroj per sia monata informilo, senpage sendata al ĉiu kunlaboranto, dokumentas la avangardajn edukistajn gazetojn (adreso de K-do Boubou).

b) al: Redakcio de “Vojo de Klerigo“, kiu eldonas ĉiumonate esperanto-lingvan resumon tre valoran, kiun petu ĉiu SAT-edukisto ne ĝin ricevanta (adreso: Spartakovski per., 3, Ĥarkov, Ukrainio);

c) al: Oficejo por Informado kaj Kulturrilatoj kun Eksterlando de Ŝtata Eldonejo Ukrainia (sama adreso en Ĥarkov), kiu alvokas la SAT-anaron por bibliografia kunlaboro. (Vidu alvokon en la sama n-o de “S-ulo“).

Oni decidis reorganizi tradukservon pri resumo de “V. de Kl.“ kaj per letero danki tiun redakcion tial, ke ĝi uzis esperanton, kiel teknikilon por siaj internaciaj rilatoj.

★

Esperanto-Servo de SAT

Reveninte de la 7-a SAT-kongreso ni trovis ĉ. 50 leterojn, kartojn k. presaĵojn. Necesas pro tio, ĉiam denove atentigi la Gekdojn, ke nia Esperanto-Servo efektive ne povas plenumi peradon de korespondado al unuopuloj. Estonte ni estas devigataj, kvankam ni volonte servus al ĉiuj Gek-doj, simple flankenmeti tiajn poŝtaĵojn, ĉar la tempo ne sufiĉas. Aliflanke alvenis ne malpli ol dek petoj el Sovetio, sendi salutskribaĵojn, resp. sendigi tiajn flanke de laboristaj organizoj. Kaj ĉi-ĉion ni devus plenumi senprokraste. Sed sendinte tiajn salutskribaĵojn k. perinte korespondadon ni poste devis konstati, ke la sovetiaj K-doj parte tute ne respondis. Ni foruzis nian karan tempon, ne povis plenumi aliajn pli gravajn laborojn, kaj krome ĉio estis farita vane.

Ĉiuj K-doj dezirantaj korespondadi kun unuopuloj, nepre anoncu pri tio en S e n n a c i u l o, kiu havas ja specialan rubrikon por tiu korespondado. Interesajn raportojn pri laborista movado en via lando, pri aliaj okazintaĵoj, prefere personaj impresoj pri iu okazintaĵo, pri kultura vivo ktp. sendu al Esperanto-Servo k. ni promesas uzi ĉiun taŭgan materialon. Nepre evitu teoriojn!

Raportoj pri ĉiutagaj okazintaĵoj, pri kiuj jam raportas detale la nacilingvaj ĵurnaloj, absolute ne taŭgas por nia servo. Do, laŭeble evitu ankaŭ tradukadon el ĉiutagaj gazetoj.

Evitu nepre, skribi longajn leterojn al ni, ĉar por legi ilin ni ne havas necesan tempon. Skribu nur simple la raporton k. ni estos tre kontentaj. Evitu ĉiun superfluaĵon, ĉar ni ne plu legos longajn leterojn, kiuj ne estas tre gravaj por ni.

Sennaciece via O. Bässler.

[REKLAMO p.6] La unua provo de sennacieca arto estas la serio de poŝtkartoj jus eldonitaj. — Unu serio konsistas el kvin kartoj kaj kostas 0,50 mk. germ. Mendu tuj ĉe la Administrejo de SAT, Richard Lerchner, Colmst. 1, Leipzig O 27. La plej bona propagandilo por SAT

— pàgina 7 —

☆ DISKUTEJO ☆

Ankoraŭ pri metodoj de korespondado

En “S-ulo“ estis diskutataj la metodoj por pligrandigi la nombron de eksterSovetiaj korespondantoj kaj per tio iagrade evitigi la malproporcion efektive ekzistantan kaj fariĝantan ĉiutage pli kaj pli danĝera.

Mi tutplene konsentas kun la propono de K-do Weber kaj nun volas iomete detaligi ĝin aŭ pli ĝuste rakonti pri metodoj de esp-o-propagando ĉe ni.

Por altiri organizon ĉu partian, ĉu profesian al korespondo, tute ne estas nepre necese antaŭe esperantigi ĝin. Tiu aŭ alia esperantisto, membro de organizo, faru malgrandan raporton pri internacia korespondado kaj proponu tuj al K-doj, skribi leteron en sia nacia lingvo, laŭ elektita en “S-ulo“ adreso aŭ laŭ plaĉo en tiun aŭ alian landon.

La proponinto tradukas ĝin esp-en kaj sendas en konforman sekcion de Internacia Korespondado aŭ pere de Gazetservo. Kiam alvenos respondo, la publika legado de letero, ĝia pridiskuto kaj kolektiva respondo jam venkos intereson por esp-o. Aperos jam stimulo por ellerni la lingvon kaj mem kompreni la leteron. Nature, aperos rondeto kaj ricevataj leteroj, precipe se ili estos multnombraj, estos plej bona garantio, ke la lernado pasos vigle kaj kun intereso.

Nome je tiaj principoj ni starigis la korespondadon en Sebastopolo kaj ĝi tutplene praviĝis. Interesaj leteroj estas presataj en gazetoj kaj vekas intereson, atentigante pri esp-o la tutan legantaron.

Ida Lisiĉnik.

ALVOKOJ

ALVOKO AL SAT-ANARO DE ŜTATA ELDONEJO UKRAINIA

K a r a j K – d o j !

Nia Oficejo por informado kaj kulturrilatoj kun eksterlando ĉe Ŝtata Eldonejo Ukrainia esprimas niajn bondezirojn al la SAT-kongreso en ĝiaj laboroj, profitas vian ĉeestadon por diskonigi inter la SAT-anaro informojn pri nia nova Oficejo kaj por turni nin al la Gek-doj kun speciala peto.

La Ŝtata Eldonejo Ukrainia estas eldonaparato de Popola Komisario por Klerigo. Ĝi eldonas ĉiuspecan literaturon (sciencan, fakan, politikan, beletristikan, lernigan, poramasan, ktp.) en ukraina, rusa kaj aliaj lingvoj.

Krom tio, ĝi eldonas la tutan serion da gazetoj (pleje — da revuoj, parte — da ĵurnaloj), kiuj estas unuigitaj en la t. n. “Sektoro de Periodaĵoj“. Sume estas eldonataj de ŜEU 25 gazetoj, kiujn oni povas klasifiki jene:

Historiaj Politikaj Scienc-teknikaj Klerigaj Literaturaj Infanaj Sume
Monataj aŭ plurmonataj . . . 1 2 3 7 6 2 21
Semajnaj . . . — — — 1 1 2 4
Sume . . . . . 1 2 3 8 7 4 25

La suma kopiaro por la revuoj estas ĉirkaŭe 80 000 monate.

Ĉar la legantaro soveta bone komprenas kaj sentas la neceson de l’intima interligo — afera, politika kaj kultura — kun eksterlando, la Sektoro por Periodaĵoj decidis organizi specialan Oficejon, kiu zorgus pri kontentigo de ĉi bezono — t. e. pri ĉiama alfluo de freŝaj informoj, koncernantaj tiun aŭ alian flankon de l’eksterlanda kultura vivo.

Kompreneble tiu laboro nur estos efektivigebla en okazo de r e c i p r o k a kontakto: la Oficejo antaŭvidas, ke ĝi iafoje devos helpi al priukrainia (prisovetia) informado de eksterlanda gazetaro.

Por komenci sian laboron, la oficejo devas antaŭ ĉio kolekti jenajn materialojn:

a) adresoj de ĉiuj revuoj kaj gazetoj eksterlandaj, kun indiko de fako, tendenco, periodeco, amplekso, jarabono, nomoj de redaktoro kaj eldonanto (dezirataj provnumeroj);

b) adresoj de ĉiuj eldonejoj eksterlandaj kun indiko de fakoj, specialecoj, ktp. (dezirataj katalogoj);

c) adresoj de diversaj kulturaj institucioj: akademioj, asocioj, laboratorioj, bibliotekoj, muzeoj ktp…. kun koncernaj indikoj (dezirataj raportoj, katalogoj ktp.);

d) adresoj de superaj lernejoj ĉiufakaj, kun indiko de fakultato, profesoraro, lekciaro, studentnombro, instrupago, ktp. (dezirataj prospektoj).

Tia adresaro ebligos al ni organizi neelĉerpeblan fonton de informaĵoj; ni esperas ankaŭ, ke ĝi helpos nin krei larĝan reton de kunlaborantoj por nia gazetaro (kronikistoj, recenzistoj, artikolverkantoj).

K-doj SAT-anoj ne bezonas, ke oni klarigu al ili la tutan signifon de tiu nova entrepreno. Kaj la Oficejo esperas, ke la SAT-anaro aplikos siajn fortojn por ĝin subteni. La Oficejo petas, ke la K-doj venigu la bezonatajn materialojn aŭ indiku (ĉiu por sia lando) la plej certajn fontojn por ilin havi. Povas esti, ke iuj K-doj ankaŭ poste proponos sian kunlaboradon, kiel korespondantoj.

Estas memkompreneble, ke por ĉiuj materialoj, tiel-aliel eluzotaj per gazetaro de ŜEU estos pagata aŭtora honorario.

Tre ŝatata estus iu kolektiva respondo aŭ individuaj deklaroj, kiuj garantius al la Oficejo la konsenton de la K-daro por kunhelpo, kaj speciale enhavus ilian promeson — tuj post reveno hejmen komenci la necesan klopodon ĉe koncernaj institucioj, por ke ili venigu al ni la bezonataĵojn.

Por la ŜEU — Oficejo

G. Filipov — sekretario.

Ĥemiista kaj ceramikista Sindikato en Lyon

deziras korespondi kun samfakaj alilandaj organizoj aŭ kun samprofesiuloj (ĥemiistoj, ceramikistoj, kaŭĉuklaboristoj, petrolistoj k. a.). Plie, oni sendu profesiajn organojn kaj eldonaĵojn por instali ekspozicion ĉe la kongreso de Franca Federacio Ĥemiista kaj Ceramikista (Ruĝa Internacio). Ĉion adresu: Esperanto: Restaurant Pionchon, rue du Gazomètre, Lyon III (Francio). Ĉiam respondos.

Distrikta Komitato de Internacia Ruĝa Helpo

komencas memstaran korespondadon kun similaj organizoj kaj individuaj K-doj. La Komitato interesiĝas pri laboro de I.R.H. kaj pri la vivo de politarestitaj en ĉiuj landoj. Ĉiuj K-doj esperantistoj estas petataj nepre skribi. Ĝi havas gravan signifon por ni. Krivoj-Rog, Okr. Komitato de MOPR. Ukrainio. Respondo certa.

K-doj en Francio!

Kiuj K-doj, batalintoj de 1914, povus sendi detalan raporton pri: “Detruo de urbeto Orchies (Nord-Francio) per germanaj soldatoj?“ Nur veraj, precizaj raportoj (kun subskribo de atestantoj!) havas valoron. Dankon antaŭe.

Esperanto-Informejo, Schweidnitz, Germanio.

Gvidantoj por Esperanto-Rondetoj

Sub tia titolo aperis artikolo la 12. 8. 27 en nia ĵurnalo “Krasnij Gornjak“.

En ĉi artikolo interalie oni diras: “Distrikta profsindikato enkondukas esperanton en ĉiujn klubojn laboristajn. Sed grandega malhelpo estas tio, ke mankas gvidantoj por ĉi tio…“

El ĉi tiuj kelkaj vortoj oni povas plene konkludi la staton en kiu ni troviĝas. La postulo estas granda, sed niaj nunaj fortoj — malgrandaj. Por ion doni al niaj postulantoj, jam komencis funkcii speciala iniciativa grupo por prepari estontajn gvidantojn. La intereso kaj opinio pri esperanto entute ŝanĝiĝis. Efektiviĝas la proverbo: “Tage per fajro“. Tion kaŭzis la malforta esp. movado ĝis nun en la urbo.

Do, se ni staras antaŭ tiu serioza historia fakto, estas sankta devo de ĉiu K-do serioza esperantisto subteni ĝin. Per kio? — Sendi, se ne multe, do unu leteron pri laborista kaj profesia vivo. Estas tre dezirinde skribi en nomo de ia laborista organizo. Adreso: Krivoj-Rog, “Laborista Palaco“ O.S.P.S.

Ni ne forgesu, ke plenumante tion ni faras tre multe por nia movado! Respondo garantiita.

M. Rejtman.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Francio. Post la lasta SAT-kongreso multaj fremdlandaj Gek-doj alvenis en Parizon, kelkaj el ili restis ĉi tie. Tio nur plivigligis la lundajn esp. kunvenojn ĉe la Laborborso. La 22. 8. 27 tie paroladis K-do Lerchner pri la diversaj propagandmanieroj, k. la 29. 8. 27 K-do Krestanoff pri la Sindikalismo en Bulgario, k. K-do Sadikov el Persio pri la vivo en Turkmenio. La ĉeestanta japana s-ano Niŝimura donis kelkajn klarigojn pri Oomoto. — Germanio. En Olbersdorf (Orient-Saksio) okazis la 20. 8. 27 varbvespero de la lab. kulturkartelo en “Eichgraben“, en kiu aktive partoprenis la SAT-anoj. La bona efiko entuziasmigis multajn k. ebligis kurson. — Sovetio. La restado en Krasnodar dum la unua semajno de aŭgusto de la vojaĝanta tra USSR. K-do Zimmermann faris bonan propagandon por esp-o. Liajn vojaĝimpresojn akceptis la “Krasnoje Znamja“ por presigo.

— pàgina 8 —

MEMORNOTO

Kontrolita listo de l’gazetoj reklamintaj aŭ raportintaj pri la VII-a:

Le Cri du peuple, Lyon, 22. 1., 1. 5., 16. 7. 27. — Le Progrès, Lyon, 4. 2., 17. 6., 28. 7., 1. 8., 11.—17. 8., 21. 8. 27. — Le Lyon Républicain, Lyon, 7. 2., 16. 6., 11.—17. 8. 27. — — L’Effort, Lyon, 1. 5., 1. 8. 27. — Le Salut Public, Lyon, 17. 8. 27. — Journal du Syndicat National des P.T.T., Lyon, 12. 5. 27. — Bulletin du Syndicat Unitaire de l’Enseignement du Rhône, Lyon, 1. 7. 27. — Le Progrès de Loiret, Orleans, 24. 1. 27. — Le Cri Populaire de l’Oise, Creil, 1. 5. 27. — La Provence, Nimes, 1. 5. 27. — Le Travailleur du Languedoc, Nimes, 1. 5. 27. — La Voix des Travailleurs, Nimes, 1. 5. 27. — L’Eclaireur de l’Ain, Oyonnax, 1. 5. 27. — La Dépêche Dauphinoise, Grenoble, 10. 5. 27. — Le Travailleur des Alpes, Annecy, 28. 5. 27. — L’Emancipation, Privas, 1. 6. 27. — La Flamme, St. Etienne, 2. 7. 27. — Le Peuple de la Loire, St. Etienne, 17. 7. 27. — La Tribune, St. Etienne, 9. 8. 27. — La Vie Ouvrière, Paris, 13. 5. 27. — L’Humanité, Paris, 9. 8., 12. 8., 16. 8., 17. 8., 19. 8. 27. — Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 26. 4. 27. — Le Droit du Peuple, Lausanne, 5. 8. 27. — Arbeiter-Zeitung, Frankfurt, 14. 2., 16. 7. 27. — Volksstimme, Frankfurt a. M., 26. 3. 27. — Arbeiter-Stimme, Dresden, 16. 5., 29. 7. 27. — Volkszeitung, Zittau, 21. 5. 27. — Volkszeitung, Essen, 15. 7. 27. — Ruhr-Echo, Essen, 7. 8. 27. — Arbeiter-Zeitung, Bremen, 21. 7. 27. — Bremer Volkszeitung, Bremen, 22. 7. 27. — Metallarbeiter-Zeitung, Stuttgart, 6. 8. 27. — Nordbayerische Volkszeitung, Nürnberg, 22. 6. 27. — Münchener Post, München, 22. 8. 27. — Neue Zeitung, München, 31. 8. 27. — El Socialista, Madrid, 22. 3. 27. — Sovjetskij jog, Rostov, 17. 3. 27. — Komunisto, Bobrujsk, 3. 7. 27. — Blankrusia Vilaĝo, Minsk, 7. 7. 27. — Glos Rabotniczy, Karwina, 12. 8. 27.

Ne kontrolitaj. Ĉiuj tagaj ĵurnaloj de Francio kaj ĉefaj gazetoj de l’tutmondo per informagentejoj Radio k. Havas.

Represis el “Sennaciulo“:

Groznenskij Raboĉij, Groznij, Kaŭkazo, 24. 7. 27: “Adiaŭa letero de Sacco k. Vanzetti“, 6. 8. 27: “Sub jugo de orkolumaj sinjoroj“ (kun erara traduko de “hungara“ per “bulgara“). — Uj Elöre, New York, 15. 8. 27: “Infaneco de Lenin“. — Le Matérialiste, Bruxelles, n-o 11: “Eksiĝoj ĉe eklezio“.

Enhavis notojn pri SAT:

The Star, Johannesburg (burĝa gazeto), 7. 7. k. 8. 7. 27.

Tradukis el esperantaj leteroj:

Krasnoje Znamja, Krasnodar, 20. 7. 27 (Foto k. saluto de germ. ruĝfrontanoj), 5. 8. 27 (letero de K-do Reuter), 10. 8. 27 (de K-do Nadvorka). — Neue Zeitung, München, 24. 8. 27.

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Krasnoje Znamja, Krasnodar, 3. 8. 27 (pri 40-jara datreveno de esp. kun kliŝo de l’ jubilea poŝtmarko).

RECENZEJO

Enkondukilo en la fundamentajn regulojn de la mondlingvo Esperanto. — Eldonis: Esperanto Junularo, A. Neupert, Wedellstr. 17, Leipzig N 23, Germ. Formato: 9×13 cm., pĝ. 24. Prezo: po(r) 2 ekz. 1 respond-kupono aŭ egalvaloro inkl. sendkostojn.

Tiu ĉi “manlibreto“ en 14 lecionetoj tre klare montras la konstruon de nia lingvo. Ekzemploj trafaj, preso kaj papero bonaj. Verŝajne la neparaj paĝoj estas blanke (nepresite) lasitaj por komentaro.

I. H. K.

★ DIVERSAĴOJ ★

KOREKTO

En la tarifo de “AIZ“ publikigita en n-o 149 de “S-ulo“ erare estas citita la abonprezo por Aŭstrio. La monata abono al tiu gazeto por Aŭstrio kostas nur 1,50 ŝilingojn aŭstriajn. Do, aŭstriaj Gek-doj, abonu!

Esperanto-Fako de “AIZ“.

IMITINDA EKZEMPLO

En Köln-Ehrenfeld (Rejnlando) funkciuloj de la IAH (Internacia Laborista-Helpo) kolektis monon por sendi aron da sanigistoj al Ĉinio. Tramisto donante sian edzan ringon diris: “Monon mi ne havas, sed ĉiu devas helpi. Ĉi ringo estas luksa objekto, kaj por esti bona edzo oni fakte ne bezonas ĝin.“

Post du tagoj la edzino de la tramisto venis al la oficejo de IAH. Ŝi prenis sian edzinan ringon for de la fingro, almetis alian oran ringon kaj diris: “Jen io por niaj batalantaj fratoj en Ĉinio. Mi volas esti same helpema kiel mia edzo. Egalaj rajtoj — egalaj devoj!“

(601.)

ĈINIO

La “Popolara Batalilo“ Federacio en Ĉinio batalas por la revolucia sindikalismo, por la federalismo en ĉiuj politikaj kaj sindikataj organizoj. Ĝi disvastigas la celojn kaj metodojn de ILA inter la Laboristaro kaj la kamparanoj de Ĉinio. La ĉinaj Gek-doj petas la revoluciajn kaj antiaŭtoritatajn organizojn, sendi al ili siajn gazeton, broŝurojn kaj kromajn publikigaĵojn, kiujn ili publikigos en ĉina lingvo, tiom, ke ŝajnas necese disvastigi ankaŭ en Ĉinio la scion pri la libereca laborista movado de ĉiuj landoj.

La adreso por la “Popolara Batalilo“ Federacio estas: Mr. Lu Chien Bo. c/o Mr. Woo Jou Ka, P. O. Box 1387, Ŝanghai, Ĉinio.

La adreso por la revolucisindikalisma propagando-organizo estas: Mr. Woo Jou Ka, P. O. Box 1387, Ŝanghai, Ĉinio.

PRI KORESPONDADO KUN SOVETIO

En “S-ulo“, n-o 146, mi legis leteron de tri SAT-anoj pri malbona ricevo de respondoj el Sovetio je 20 leteroj — 3 respondoj. Jen mia malfeliĉa “sukceso“ de korespondado el Sovetio en Eŭropon (precipe Germanion) kaj Azion: mi sendis 14 leterojn — ricevis nenion. Kulpa ne estas lando, sed manko de konscio, ĉe iuj K-doj.

K-doj, mia malĝoja “rekordo“ estas 14 : 0, kiu havas malpli ol mi? A. V. el Sovetio.

Noto de la red.: Oni ankaŭ ne forgesu, ke ĉe kelkaj landlimoj funkcias cenzuro severega. Jen, ekzemple, poŝtkartoj senditaj dum la SAT-kongreso el Lyon al Bulgario revenis… (verŝajne pro la kongresstampo, kvazaŭ SAT estus ne kultura asocio de ĉiuj proletaj tendencoj, sed la pesto!) Krom tio, oni skribu nur al korespondemuloj, ne al personoj, kiuj simple anoncis sian adresŝanĝon. Ekz. nia nova redaktoro estas superŝutata per korespondinvitoj, al kiuj, kompreneble, li absolute ne povas respondi.

Memoraĵoj pri la VII-a Kongreso de SAT en Lyon

  1. — Oficiala fotografaĵo de l’ tuta kongresanaro, 27×35 cm. sur luksa kartono.

Prezo afrankite (sendo en speciala dika ŝirmkoverto).

Francio: Aliaj landoj:
1 ekz. = fr. 11.50 1 ekz. = fr. 13.—
2 ekz. = fr. 22.— 2 ekz. = fr. 24.—
3 ekz. = fr. 32.— 3 ekz. = fr. 33.—

Ĉiu ĉeestinto de la VII-a kongreso, aŭ eĉ ĉiu SAT-ano, plezuros havigi al si la plej belan dokumenton, kiu ankaŭ bone memorigos pri la kongrestagoj en Lyon.

  1. — Serio da 20 belegaj ilustritaj poŝtkartoj eldonitaj speciale pro la kongreso, prezentitaj en luksa bele presita albumo. Tiu serio montras la ĉefajn vidaĵojn de la urbo de la VII-a. La teksto ambaŭflanke estas esperanta.

Ĉiuj SAT-anoj, por helpi al kasisto bilanci siajn kontojn, konscios mendi unu aŭ kelkajn seriojn. Prezo afrankite de unu serio: Francio: 3.25 fr.; aliaj landoj 4.— fr. fr.

Grave: Fotoj kaj poŝtkartoj estas mendeblaj ĉe K-do L. Gros, 22, rue Creuzet, Lyon VII (Francio).

[REKLAMO p.8] Ilustritaj poŝtkartoj kun la bildo de la marko kaj afrankita per la jus eldonita poŝtmarko mem estas rekte sendata el Moskvo kontraŭ 0,50 mk. germ. aŭ kontraŭ valoro de 2 resp. kuponoj. La Adm. de SAT.

ENHAVO:

Naciismo kiel religio . . . . . . pĝ. 1 VII-a Kongreso de SAT (fino) . . . „ 2—4 La mizero de la Italia Laboristaro, de I. L. A. . . . . . . . „ 4 Lastaj leteroj de Sacco kaj Vanzetti, trad. I. H. K. . . . . . . „ 5 La “civila“ listo aŭ kalsonetoj . . „ 5 Tra Esperantio . . . . . . . . „ 6—8 Diversaĵoj . . . . . . . . . „ 8 Anoncoj . . . . . . . . . . „ 8

GRAVE, ATENTU!

En la deka datreveno de Oktobra Revolucio la 7-an de novembro 1927 Vladivostoka Lab. Esp.-grupo aranĝas tuturban ekspozicion. Estas petataj ĉiulandaj esperantaj grupoj kaj apartaj geesperantistoj sendi salutleterojn, afiŝojn, gazetojn, Pl., fotojn, devizojn ktp. montrantaj kulturan disvolviĝon, laboron de lokaj lab. partioj kaj revolucian movadon de la lando. (La sendaĵoj povas esti skribitaj en nacia lingvo kun laŭebla klarigo en esperanto).

Ĉiu sendinto dankeme estos rekompencita per bela Pl. karto kun bildo de Vladivostok. Gravaj ekspoziciaĵoj, laŭ deziro, estos resenditaj.

Adr.: Esperanta lab. grupo, poŝta kesto 56, Vladivostok (Sovetio).

ATENTU!

Esp. ĉelo en Lab. Klubo dum X-a datreveno de Okt. Rev. kaj 40-jara jub. de esp-o aranĝos ekspozicion. Sendu periodaĵojn, afiŝojn, let., p. k. al: K-do N. Jukov, Oktjabrskaja ul. 33, kv. 2., Roslavl, Smol. gub. Ĉiu sendinto estos rekompencita.

Al ĉiuj K-doj

de la VII-a SAT-kongreso (38 personoj), kiuj honoris min per siaj salutpoŝtkartoj, mi sendas tutkoran sinceran dankon, bedaŭrante, ke specialaj kondiĉoj malebligas min respondi al ĉiuj persone.

R. Nikolskij (5241), Smolensk (Sov.).

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft. Leipzig (Germanio)

Núm. 155, 22 de setembre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 155 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — 22. Septembro 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

Laboristaj kondiĉoj en Suda Afriko

Speciale verkita por «S-ulo» de W. H. Andrews, Ĝenerala Sekretario de Suda Afrika Metisindikata Estraro.

Kvankam K-do Andrews estas tre okupita homo, li tamen cedis al nia peto kaj afable verkis ĉi-artikolon speciale por «S-ulo». Iama parlamentano, li okupis altan oficialan pozicion en la Suda Afrika Laborista Partio, sed forlasis ĝin je la apero de la mondmilito, kiam la partio subtenis spirite kaj agade la hombuĉadon.

Li kaj aliaj revoluciuloj starigis Internacian Socialistan Ligon, kiu poste fariĝis Komunista Partio. Dum kelka tempo li estis la sekretario de la K. P. kaj redaktis ties oficialan organon «International» (poste «South African Worker»).

Dum sia redakteco K-do Andrews ĉiam akceptis tradukaĵojn el «S-ulo» kaj priesperantajn artikolojn. Nun li ne plu partoprenas politikajn aferojn, sed donas sian tutan tempon kaj energion al la reorganizado de la industria movado laborista en Suda Afriko kaj kiel ĝenerala sekretario de «South African Trades Union Congress» (Sudafrika Metisindikata Estraro) li faras bonan laboron ankaŭ rilate la nacian interkompreniĝon inter la nigraj kaj blankaj laboristoj.

Kvankam konata kiel «maldekstrulo» K-do Andrews eble estas unu el la plej ŝatataj gvidantoj eĉ inter la blankaj laboristoj. Estante malnova sindikatlaboranto li estas aŭtoritatulo rilate aferojn laboristajn sudafrikajn.

K-do Andrews sendas la jenan komunikaĵon:

«Salutojn al la Legantaro de «S-ulo». Ĉu mi povas esprimi mian grandan kontenton pri la progreso farita de esperanto, la internacia lingvo, kiu tiom multe faris por disrompi la naturajn lingvobarilojn? Mi antaŭenrigardas al la tempo, kiam ĝi estos la dua lingvo inter laboristoj de ĉiuj landoj.»

(Subskribis) W. H. Andrews.

Mi atentigas la Legantaron, ke miaj raportoj al «S-ulo» estas tute objektivaj kaj neniel influitaj per partiaj tendencoj. Mi mem ja estas senpartiulo.

David Dambe (3958).

[BILDO p.1 | 35,48,62,76] Portreta foto de W. H. Andrews: maljuna viro kun blanka hararo kaj lipharoj, en jako kun kravato.

Tiu ĉi mallonga skizo ne celas priskribi la laborkondiĉojn en Afriko entute nek eĉ tiun parton de la kontinento, kiu povus esti ĝuste priskribita kiel Suda Afriko t. e. la tuta lando kuŝanta sude de la ekvatoro. Ĝi estos limigita al la pozicio en Unuiĝo de Suda Afriko¹), kiu ampleksas la provincojn de Kaplando, Natalo, Transvalo kaj Oranĝio kun iuj indiĝenaj ŝtatoj, teritorioj kaj rezervoj (Basutolando, Transkei k. c.).

La loĝantaro de la Unuiĝo konsistas proksimume el jenaj: eŭropanoj²) 1 700 000, indiĝenoj³) 5 000 000, miksrasuloj 560 000, azianoj 170 000.

Holanda⁴) kaj angla estas la du oficialaj lingvoj kaj estas parolataj egalnombre de la eŭropana loĝantaro. La holanda sekcio de la loĝantaro konsistas ĉefe el bienuloj kaj farmistoj⁵). La britoj kaj aliaj eŭropanoj estas ĉefe kolektiĝintaj en la urboj kaj minejregionoj. La miksrasuloj troviĝas ĉefe en Kaplando, kaj la hindoj en Natalo.

Metisindikatismo, kiel estus atendite, estis enkondukita en la pli grandaj urboj kaj minejregionoj de la enmigrantaj ministoj kaj metiistoj el Eŭropo, Ameriko kaj Aŭstralio. Ĝi fariĝis iome grava post la anglo-boera milito kaj daŭris altiri novan aron da laboristoj, kiam ili estis ensorbitaj en modernaj industriaj kondiĉoj.

La superfluo de la holanda loĝantaro sur la farmoj ekvenis en la minadon kaj industrion dum la minlaborista striko, kiel strikrompintoj, en la jaro 1907 kaj nun fariĝis konstanta kaj grava sekcio de la industriaj laboristoj. Ili iomete estas asimiligitaj en la sindikatoj, sed ankoraŭ mankas la disciplino, kiun jarcento da industria sperteco komunikis al la transmara Laboristaro.

La trajto de la industria movado, kiu distingas la postmilitan periodon, estas la eniro, unuafoje, de la indiĝena Laboristaro en la laboristan industrian movadon.

La profundega diferenco inter la indiĝena kaj eŭropana salajro rezultas en preskaŭ kompleta socia apartigo, kvankam en ĉiu industrio kaj eĉ en la hejmoj de la blankularo indiĝenoj laboras flanke de la eŭropanoj (la mezsalajro

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

de la indiĝeno estas ne pli ol sesono de tiu pagata al eŭropanaj laboristoj). Politike la indiĝenoj ne partoprenas nacian aŭ lokan regadon, esceptinte Kaplandon, kaj tie nur laŭ limigita grado, tiun ĉi limigitan voĉrajton la registaro nun proponas forpreni. La registaro estas koalicio inter naciistaj agraruloj kaj reformistaj laboruloj. Tiu fakto verŝajne donis impulson al la industria organizado de la indiĝenoj kaj sub la standardo de Industria kaj Komerca Laborista Unuiĝo⁶) (I. C. U.) starigis fortajn filiojn en ĉiu parto de la lando.

Je la komenco de tiu ĉi movado la helpo kaj konsilo de la komunista partio estis bonveninta kaj serĉita de la organizantoj de I. C. U., sed antaŭ jaro ĉiuj komunistoj, ĉu nigruloj aŭ blankuloj estis eksigitaj, kaj al la membroj estas nun malpermesate aparteni al komunista partio. La paroloj de la organizantoj estas ofte tre tonfortegaj, sed agade I.C.U. fariĝis tiel reakcia kiel la eŭropanaj unuiĝoj⁷). Tamen ĝi penetris inter la indiĝenoj en la lokalizoj⁸) kaj farmbienoj je la granda ĉagreno kaj timego de la farmistoj.

La ekzisto de organizado, kiel ajn difektita, tendencas plibonigi la pozicion de la terlaboristaj indiĝenoj per la modifado de la plej egaj malbonoj de eksplu­atado, kiu estas ne malpli ol sklaveco kaj povas esti tute ĝuste nomata servuto. La interrilato de la eŭropanaj kaj indiĝenaj unuiĝoj estas tia de maldense vualita malamikeco. La unuaj, kiuj estas grandparte superregitaj per la klaskunlaborada politiko de la Suda Afrika Laborista Partio, timas la subpremon de la indiĝenoj kaj kolorhaŭtulaj laboristoj kaj postulegas unuflanke por ilia geografia apartigo en difinitajn areojn kaj aliflanke la okazigon de protekta leĝdonado malpermesanta al aliaj ol eŭropanoj fari kelkajn kategoriojn de laboro (laŭ leĝprojekto).

La eŭropanaj laboristoj rifuzas kunagi aŭ eĉ konsiliĝi kun indiĝenaj aŭ kolorhaŭtulaj unuiĝoj kaj ne volas enlasi indiĝenojn aŭ kolorhaŭtulojn en la eŭropanajn unuiĝojn. La gvidantoj de la pli progresemaj sekcioj de la indiĝenaj kaj kolorhaŭtulaj laboristoj revenĝas, instigante sian sekvantaron iĝi spertaj laboristoj kaj konkuri kontraŭ la blankaj laboristoj kun la celo peli ilin el la diversaj industrioj. Tiu ĉi plano parte sukcesis, precipe en Kaplando, kie iuj sekcioj de la konstrumetio estas preskaŭ tute kaptitaj per la pli malkaraj ne-eŭropanoj. En Natalo, la tajlor- kaj meblara metio estas grandparte en la manoj de ne-eŭropanoj.

La blinda antaŭjuĝo tendencas pliiĝi, kiam la premo de la indiĝenoj en la industrioj pligrandiĝas, kaj la antagonismo de la blankuloj estas renkontita per responda rasa movado inter la indiĝenoj.

Al la malmultaj komunistaj kaj liberalaj laboristoj estas pli kaj pli malfacile akiri aŭskultadon pri racia plano de kunlaborado distingebla al la nuna antagonismo. Tiu ĉi malamikeco nun tiom antaŭeniris, ke interkonsentita peno estas farata por elradikigi ĉiujn personojn de oficialaj pozicioj en la unuiĝoj, kiuj ne konsentas al la kontraŭindiĝena manio de la burĝaj politikistoj, kiuj estas helpataj kaj eĉ incitataj de iliaj laboristaj kunliganoj.

La Sudafrika Metisindikata Estraro, kvankam kun granda hezito kaj timemo, kuraĝis iometan konstaton pri ĝia devo al ĉiuj laboristoj sudafrikaj. Ĉiaokaze ĝi sin detenis de la kruela antagonismo al indiĝenaj laboristoj montrita de politika Laboristaro. Ĝi protestis kontraŭ la traktado de indiĝenaj sindikatorganizantoj kaj kontraŭ speciala kontraŭindiĝena leĝdono kaj estis oficiale reprezentita ĉe la Kongreso de Subpremitaj Popoloj en Bruxelles. Malgraŭ sia granda modereco, traktante pri la demando, ĝi estas en danĝero detruiĝi per la malamiĝo de ĝiaj sindikatoj. Tiaj unuiĝoj kiel: tipografia, de lokomotivestroj kaj hejtistoj, komunuma kaj de bankdungitoj, fervoj- kaj ĉiuj registardungitoj konstante rifuzis aliĝi kaj la minejlaborista unuiĝo ankaŭ sin tenis aparte. Post dujara aliĝo, la Unuigita Maŝinista Unuiĝo voĉdonis kontraŭ plua aliĝo kaj nur per penega propagando alia grava unuiĝo, Unuigita Societo de Lignaĵlaboristoj, estis retenita. Aliaj unuiĝoj malkvietiĝas sub kio oni nomas la nigra laborista politiko de la Estraro.

La pozicio estas ekstreme malfacila en la momento, ega reakcio furiozas en preskaŭ ĉiuj unuiĝadministrantaroj, kaj nur per plej granda malfacileco la malmultaj maldekstrulaj elementoj konservas sian pozicion.

Elangligis: Trinaŭkvinok.

Rimarkoj de l’ tradukinto:

¹) — Union of South Africa, mallonge = Unuiĝo.

²), ³) — en Suda Afriko ĉiuj blankuloj estas nomataj eŭropanoj, ĉiuj negroj — indiĝenoj = natives (netivs).

⁴) — vere nur holanda jargono — «afrikaans».

⁵) — bienuloj kaj farmistoj = boeroj. Ofte ĉiuj holandanoj estas nomataj boeroj.

⁶) — Industrial and Comercial Workers’ Union.

⁷) — Ĉefgvidanto de I. C. U. deklaris, ke la striko estas malnoviĝinta ilo por laboristoj.

⁸) —?— angle: location (lokesin) = loĝejloko rezervita por indiĝenoj borde de la urboj aŭ apud minejoj.

La rekonstruado de la Sofia «katedralo»

Dum aliloke oni detruas templojn aŭ transformas ilin je muzeoj, dum en pli malnovaj kaj bonordigitaj regnoj oni ruinigas tutajn kvartalojn, por krei novajn bulvardojn aŭ placojn, en Bulgario oni faris tutan orientan demandon el la restarigo de jam detruita preĝejo, kiu tamen tute ne havas ian arĥeologian valoron.

La tuta publika opinio ja estas kontraŭ la rekonstruado de la preĝejo sur la sama loko, unue, por ne rememorigi la «nigran daton de la infera krimo» — la 16. 4. 25 — kaj due, por plibeligi la placon, kiu okupas ĝuste la centron de Sofia, la plej belan lokon de la ĉefurbo. La komuna deziro de ĉiuj — de teknikistoj, publicistoj, ŝtatuloj, parlamento — estis ne restarigi tiun templon. Eĉ la registara gazetaro atakis la deziron de la ekleziaj medioj pri restarigo, kaj la parlamento malakceptis la proponon doni 1 milionon da bulg. levoj helpe por la konstruo.

La pastraro tamen ĉiumaniere agis, ĝi vokis la malbenon de l’ ĉieloj sur ĉiujn, kiuj insistis kaj insistas, ke tiu «dia loĝejo» estu konstruita aliloke. La monaĥa obstino montriĝis en sia tuta forto, ĝi eĉ minacis per malobeo je ĉiuj estraroj kaj leĝoj, altrudante sin je ĉiu prezo, kvankam Bulgario ne estas klerikala ŝtato. Helpis al ĝi ia virina ligo «Amo al la Patrio» kaj faŝista societo «Patria defendo», kiu eĉ minacis per mortigo ĉiujn kontraŭulojn.

Granda estis la batalo inter la prudento kaj la obstino, inter la kulturaj, estetikaj k. a. bezonoj kaj la fanatikeco de kelkaj komercistoj de religio kaj falsa patriotismo. Tutan monaton daŭris tiu teda disputo — donkiĥota batalo por kaj kontraŭ la restarigo de la detruita ĉefpreĝejo «Sveta Nedelja» («Sankta Dimanĉo», antaŭe nomata «Sankta Kral» laŭ la nomo de iu fremda reĝo-diboĉulo) kaj fine… venkis la malnovo: La Centra Ĉefurba Konsilantaro anstataŭ plenumi sian devon laŭ la «leĝoj kaj regularoj» — kvazaŭ tiujn devas obei nur la «amaso» — decidis subteni la pastraron — kial malamikiĝi kun tiu «spirita instituto», tenanta la «ŝafaron» en malklero, tiel necesa por daŭrigo de la regado kaj ekspluatado?! — kaj la preĝejo estos restarigita… Kompreneble, al ili ĉio ĉi nenion kostos, — la milionoj por la grandega konstruo estos serĉataj kaj certe estos prenotaj ree de la bulgaraj impostpagantoj, de la subpremata popolo, kontraŭ kies kategoria deziro oni konstruos. Kaj kiu rajtigas iujn ministrojn kaj ĉefpastrojn tuŝi la poŝojn de la impostpagantoj kaj elspezaĉi milionojn da levoj por «katedraloj» antaŭ ol pagi la ŝtatajn oficistojn kaj pensiulojn?! Kaj kia bezono estas sentata de «nova preĝejo» ĉe tiom da liberaj preĝejoj, kiuj

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

eĉ festotage estas dezertaj?! Kial lasi la popolon malsati, kaj foruzi dekon da milionoj por rekonstrui superfluaĵon?!

«Jes, la ‘Sveta Nedelja’ estos restarigita, — konkludas tiuokaze gazeto «Nakovalnja» (Amboso), sed tio, kion oni neniam plu sukcesos restarigi, estas: la fido popola en la ekleziaj reprezentantoj kaj iliaj profitemaj aŭ hipokritaj defendantoj, estas: la aŭtoritato entute de la eklezio kaj religio. «Sveta Nedelja» estos rekonstruita, sed la trompa kristaneco restos por ĉiam ruinigita en la koroj de la lastaj kredantoj.

La venko de la epitropoj (prioroj) do estas Pirusa venko, t. e. pli malbona ol malvenko.

I. H. K.

PS. Jen afero por plendi. Jen kontraŭ kio devus rezolucii kaj protesti ankaŭ la B. E. A. en sia ĉi-jara kongreso, anstataŭ tiel naive sin turni por malgrandigo de la bulgariaj ŝarĝoj al la Societo de Nacioj (pli vere de Akcioj). Ĉar se ni mem ne ŝparas, aliaj tute ne zorgos pri ni!

Germanio super ĉio!

«Ĉion por la patrolando! Certe estos dankema la patrolando al la kuraĝuloj! Ĉiu germano havas la saman rajton laŭ leĝaro! Preĝu kaj laboru!» — Tiajn kaj similajn parolojn oni aŭdis dum la granda buĉado, nomita mondmilito! Sennombra nomaro estas gravurita sur

[BILDO p.3 | 9,37,35,69] Desegnaĵo: dika oficiro kun medaloj kaj glavo staras super kripla soldato sidanta sur la tero kun lambastono, ĉe liaj piedoj kranioj.

«tabulo de l’ honoro». Grandega amaso da kadavroj putras por la «dankemaj patrolandoj». Kripluloj vivaĉas en ĉiuj landoj. Senlaboruloj malsatas ĉiuloke.

La kapitalistoj denove ekaranĝas buĉadon. Denove riveregoj sangoplenaj ekfluos en ĉiuj anguloj de la mondo! En Germanio aro da «amikoj de la patrolando» helpas aranĝi la «belegan militon».

Laboruloj el ĉiuj landoj! Ĉu vi forgesis ĉion?! Ĉu vi denove estas pretaj, partopreni militadon de laboristoj kontraŭ laboristoj!? Ne forgesu la barbarecon de 1914—1918! Ne francoj, germanoj, angloj, rusoj; aŭ nigruloj, flavuloj, brunuloj, blankuloj ekzistas en la mondo; ne la patrolando kaj dio estas nia celo, sed por ni ekzistas nur homaro, konsistanta el sklavoj kaj «mastroj»! — Jen mallonga skizo pri «rekompenco» por ambaŭ klasoj (statistikoj el «Mahnruf«, organo de I. L. H.). Oni pagas:

al 1 514 033 personoj (idoj, gepatroj, edzinoj de mortintaj soldatoj) (en 1927) 387 000 000 mk. g.
meze al persono 256 „
al 786 660 militvunditoj, maljunuloj ktp. 310 000 000 „
meze al persono 394 „
al 40 020 estintaj oficiroj, oficistoj ktp. (el imperiestraj tempoj; armeo kaj ŝiparo) 160 897 800 „
meze al persono 4 024 „
al 22 022 vidvinoj kaj orfoj (de oficiroj kaj oficistoj 49 543 400 „
meze al persono 2 249 „
al 1753 generaloj (heredaĵo de «Grandgermanio!») 21 359 000 „
meze al persono 12 192 „
al 104 eksministroj kaj similaj «sinjoroj» 1 736 000 „
meze al persono 16 700 „

Jen alia ekzemplo pri «salajro» en «respubliko» plej libera!

Oni pagas jare al:

la germana regno-kanceliero 30 000 mk. g.
direktoro (Reiniker) 70 000 „
„ (Gebbert) 94 000 „
„ (Schall) 100 000 „
„ de minejo en Supra-Silezio 36 000 „
„ («Wessel-koncern») 60 000 „
ĉefdirektoro (en Westphalen) 120 000 „
1-a direktoro 72 000 „
2-a „ 36 000 „
mineja inspektoro 24 000 „
sub-direktoro 12 000 „
ministo 2 100 „

Gek-doj! Ĉu vi nun kredas, ke militadon ni mem devas subteni!? Jes, ni kontraŭbatalu la kapitalistaron tutmondan.

(1851)

Se vi deziras profundiĝi en la materion de «Sennaciismo», vi nepre aĉetu kaj legu la 2-an eldonon de

A. B. C. de Sennaciismo

Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

EL BULGARIO

Novaj viktimoj de la blanka teroro

La registaro, dezirante regi pli longe, tre ofte alarmas la en- kaj eksterlandan publikan opinion pri novaj konspiroj. Ordinare tio estas fiktivaj malkovraĵoj. Je la fino de la pasinta jaro ili estis ĉiutagaj, kaj novaj centoj da komunistoj eniris en la malliberejojn, turmentitaj ĝismorte.

Malfeliĉe ni vivas en Oriento, kie ĉio, neebla laŭ okcidenta kutimo, estas io tre ordinare. La viktimoj trapasas diversajn fazojn de policesploroj, kiuj tro superas tiujn de mezepokaj inkviziciaj tempoj. Oftaj sinjetoj de malliberigitoj el diversetaĝaj policejoj parolas pri eksterordinaraj teruraĵoj.

Venis printempo, kaj kune kun ĝi — novaj politikprocesoj kontraŭ C. K. de Kompartio kaj Komsomolo, kiel ĉeno de longa procesĉenaro. La eksterlandaj K-doj, mi kredas, estas bone informitaj de la laborista gazetaro pri la inda sintenado de niaj sofiaj K-doj antaŭ la juĝistoj. Pri la tiama atmosfero oni povas konkludi el la persekutoj forpelo de l’ advokatoj Rozenfeld kaj Richter, venintaj el Germanio kaj Aŭstrio, kiel juĝdefendintoj de niaj sofiaj K-doj. Kelkajn semajnojn poste, la Haskova distrikta Tribunalo kondamnis aliajn 12 personojn nur pro iliaj komunistaj konvinkoj. Ili ĉiuj travivis la provincan turmentadon, kaj post 7-monata aresto, starigitaj antaŭ la juĝantaro, ili respondis fiere, ne kaŝante siajn konvinkojn.

La tribunalo, malgraŭ ke ĝi estis civila, tute similis al militista. La fakto, ke 40 personoj estis esploritaj nur dum unu tago, sufiĉe parolas pri tio. Videbliĝas, ke la juĝverdikto estas antaŭe preparita — ĝi troviĝis en la kesto de la juĝtablo, kaj nur proforme oni procedis.

La morgaŭan matenon la prezidanto ceremonie tralegis la verdikton per kiu estis kondamnitaj je po 5 jaroj da malliberejo kaj 50 000 levoj da «imposto» sekvantaj K-doj: Dimitar Altaparmakov, Georgi Atasanov, Todor Kirkov, Canko Kozlov, Georgi Gaĝev, — SAT-ano, Kosta Velev, Nikola Velev, Ivan Samanĝiev, Angel Konstantinov, Todor Mazgalov, Dimitar Kolev kaj Mehmed Ismailov — turko.

Ĉiuj K-doj renkontis la kondamnon fiere kaj enirinte denove en malliberejon, ili frate salutis la batalantan Laboristaron, kredante samtempe, ke ĝi per protestkunvenoj kontraŭ la registaro postulos politikamnestion kaj nuligon de la «Leĝo por Ŝtatdefendo.»

Ardin.

Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 100 pecoj 1.— mk. g.

Administracio de SAT.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

Jugoslavio — lando, kie oni mortas pro malsato

«Milojn minacas morto» — tiun titolon enpresis per grandaj literoj burĝa jurnalo «Jutarnji list» (Matena jurnalo). Do, ne estas tio iu komunista trompaĵo: burĝoj mem konfesas tiun staton kaj mem estas ektimigitaj vidante sekvojn de sia politiko. Nun ili ĉiuj fariĝis filantropaj kaj kolektas monerojn por helpi al malsatantoj — sed ne pensu, ke nia burĝaro eble volas korekti siajn ĝisnunajn erarojn kaj komenci novan politikon, kiu estus en intereso de larĝaj popolamasoj.

Timo de eventuala epidemio kaj speciale timo de malsataj personoj, kiuj nun ekvidis la hipokritecon de reganta klaso, devigis organizi ian helpon. Ĉu tiu helpo sukcesos? Dubinda afero.

En nia feliĉa «putrujo», kie la riĉeco de kamparo kaj montaro estas nekalkulebla, unu granda parto da loĝantaro forgesis jam kiel aspektas pano kaj kiel varmigas fajro.

Hercegovino nomiĝas tiu mizera regiono, kie «jam kelkajn semajnojn en plej granda parto da vilaĝoj oni ne bruligis fajron». Tiel skribas burĝaj gazetoj. Kaj fajro estas bezona, bezonega ne nur por kuiri (oni ne havas ion kuirotan), sed por defendi siajn nudajn korpojn kontraŭ malvarmo. En tiu ŝtonoplena montaro monato majo estas malvarma, iam eĉ neĝo falas.

Ŝelo de arboj kaj herbaĵo estas nutraĵo de tiuj homoj — ne kredebla afero — sed burĝoj konfesas! En XX-a jarcento, en plej riĉa lando sur Balkana duoninsulo, en periodo de «paca kaj normala» disvolviĝo tio okazas, kaj laŭ sciigoj (de burĝaro mem) jam kelkaj homoj mortis.

Reprezentanto de registaro telegrafis en Beograd, ke li ne povas respondi pri sekvoj de tia stato kaj ke oni urĝe helpu.

Burĝaro ektimigita ne sciis kion fari kaj jen venas sama telegramo el Bosnio el urboj Banja Luka kaj Tuzla, kie oni priskribas saman situacion en tiuj regionoj.

«Fantomo ĉirkaŭvagas Jugoslavion, fantomo de malsato kaj senlaboreco» — tion oni povas nun diri pri ŝtato, kie burĝa diktatoreco triumfas.

Paralele kun tiu bildo registaro elspezas monon por novaj militarmiĝoj, por progresigo de militaviado. Oni jam aĉetis aron da aeroplanoj por defendo de Beograd kaj ili estis salutitaj kiel nia (ne laborista!) plej bona defendanto kontraŭ malamikoj. Zagreb same baldaŭ ekposedos siajn aeroplanojn.

Oni elspezas monon por progresigo de l’ «juna aviado» kaj sendas aeroplanon en Kalkuta’n, por ke ĝi ĉie montru trikoloran flagon de jugoslavia burĝaro.

Same oni skribis pri alveno de Wrangel-anoj, kiujn forpelis Turkio — kaj por ili oni devas trovi okupon, ili ne devas ja morti pro malsato — ordonas Francio!

Kaj ni laboristoj kaj kamparanoj turmentitaj ne atendas burĝan helpon, sed rigardas kreskon de nia pugno kiu iam forpelos al diablo por ĉiam niajn ekspluatistojn.

BuBo.

★

Letero el Turkio

Veninte antaŭ du jaroj al Turkio, mi nur kelkajn piastrojn havis en poŝo. Do, se mi ne volis ŝteli aŭ almozpeti mi devis akcepti laboron, kiu estis sufiĉe malsimpatia por mi. Malsimpatia pro la malmulta salajro kaj tro longa labortempo. Mi estis dungita por 50 liroj (monata salajro), kaj laboris tage 12 horojn. Kion fari? Miaj rimedoj estis elĉerpitaj kaj miaj vestaĵoj nur pro iaj mirindaj kaŭzoj ne estis jam disfalintaj. Mi tiutempe certe faris tre suspektan impreson kaj mi konsideris tiun laboron nur kiel okazon por perlabori novan vestaĵon kaj iom da mono, kaj poste tuj daŭrigi mian vojon. Ĝis nun mi ne faris tiel kaj oni vidos kial.

La fabriko, en kiu mi nun ankoraŭ laboras, produktas karbacidon kaj oksigenon. Ĝi ne estas tre granda, sed sufiĉas por la turka komerco. Por interesemuloj mi povas diri, ke ĝi produktas en 24 horoj aŭ 150 kubmetrojn da oksigeno aŭ 2000 kg. da karbacido maksimume. Kiam mi komencis, ni dum monato ofte laboris ne pli ol unu aŭ du semajnojn. Tio iomete konsolis min, ĉar kiam la maŝinoj ne funkciis, nia labortempo estis nur 7½ horoj tage. Mia okupo estis tre diversa kaj ankaŭ interesa. Diversaj difektoj okazintaj dum la laborprocedo devis esti riparitaj, oni devis purigi la valvojn, kontroli la diversajn aksojn, krankojn ktp. Neniam antaŭe mi estis farinta tian laboron, sed iom post iom mi adaptiĝis kaj enpenetris en la laborprocedojn. Tre malagrabla cirkonstanco por mi estis tio, ke dum somero la kompresoroj kaj generatoroj (gasfornoj) elradiis grandan varmon. Ĝenerale la laboro ne havis tian febran rapidecon kiel en eŭropaj fabrikoj kaj tio estis bona.

Tiel la tempo pasis, ĝis komenco de jaro 1926. Rimarki mi ankoraŭ devas, ke mi tie estis la sola fremdulo. Do, je tiu tempo la turka registaro ekhavis atakojn de «reformmanio». Ĝi ordonis novajn leĝojn, malpermesis malnovajn morojn, enkondukis lertan impostsistemon simile al ĝia granda najbaro kaj ankaŭ dekretis, ke ĉiuj eksterlandanoj, kiuj laboras en turkaj entreprenoj, devas esti anstataŭitaj de turkoj. Limigita escepto estis nur por nepre bezonaj specialistoj. Oni ne konsideris min kiel specialiston kaj mi estis sur pavimo. Mia impostŝuldo al la turka ŝtato havis la altecon de 35 liroj kaj mi tute ne pensis ĵeti la monon en la registaran faŭkon, mi decidis forkuri kontrabandmaniere. Resume mi nur ĉi tie diras, ke mia bela intenco bedaŭrinde ne efektiviĝis. Sur duona vojo al Angora mi estis haltigita kaj devis reveni Stambul’on. Kun aliaj senlaboraj K-doj mi trapasis la sekvantajn tagojn en la kvartalo de Galata, kie estas la fokuso de malriĉeco, mizero kaj malvirto. Mi vagadis ofte en la haveno, por trovi konvenan ŝipon kaj forŝteliĝi per ĝi, sed mi ne havis ŝancon. Kelkfoje mi sukcesis kaŝi min en ĝi, sed antaŭ la forveturo oni ĉiam ekspedis min eksteren kun tuta serio da malbenoj kaj minacoj…

En tiu tempo komenciĝis la krizo kun Italio, la turkoj mobiliziĝis kaj mi ricevis sciigon ke, se mi volas, mi denove povas okupi mian estintan postenon. Intertempe ankaŭ la turkoj rimarkis, ke ili ne povas tiel rapide, kiel ili volis, anstataŭi la fremdajn laboristojn per propraj kulioj kaj konsekvence malpli severe agis laŭ la dekreto. Ili cetere en multaj aliaj rilatoj devis fari «koncesiojn» al la progreso. Mi nur mencias la diversajn provojn kaj projektojn koncerne la enkondukon de latina alfabeto. Nenia rezulto estis, eĉ tiurilate ili malprogresis. La publikaj surskriboj antaŭe dulingve, turke kaj france, estas nun nur turke skribitaj. Escepto estas nur tie, kie la forigo de la franclingva teksto kostus tro multe da mono, aŭ pro reklamaj kaŭzoj. (Aeroplan-loterio, poŝtmarkoj ktp.)

Mi komencis denove la laboron kaj kiam la minacanta militdanĝero malaperis kaj nia dua Usta (partiestro) revenis de militservo, mi fariĝis riparisto kun salajro de 75 liroj kaj 9-hora labortago. Ke mia ĉefo ne volonte konsentis en tio, mi apenaŭ bezonas diri, sed ĉar mi estas fraŭlo, mi povis riski, fari skandalon ne bezonante timi eventualan senlaborecon. Diri mi devas ankaŭ, ke laboristaj sindikatoj ne estas permesataj, se ili bazas sur klasbatalo. Konataj estas al mi la sindikatoj, aŭ pli ĝuste senkoloraj unuiĝoj de Hammal (ŝarĝportistoj) Arabadĝi (veturigistoj), kaj Mahonadĝi (ŝipistoj). La du unuaj ekzistis jam en sultana tempo, kaj la ofico de Ustabaŝi en kelkaj jaroj akiras tiom, ke ili povas vivi oportune, ne movante eĉ fingreton.

Do mia laboro nun pli plaĉas al mi. Kvankam mia salajro ne estas alta, mi nun tamen povas ŝpari iom da mono, kio antaŭe ne estis ebla. La vivkostoj en Konstantinopolo ŝanceliĝas inter 30 kaj 40 liroj monate, se oni iomete ŝparas. Ne klarigeble estas al mi, kiel vivas la diversaj malgrandaj oficistoj, kiuj ricevas nur 35—40 lirojn kaj havas familion, aŭ skribistinoj en bankoj, kiuj kelkfoje nur ricevas «salajron» de 25 liroj.

La spirita vivo ĉi tie estas tre malvasta, ĉiujn progresemajn ideojn oni efektive nur trovas en la eksterlanda gazetaro, kie oni pompe rakontas pri reformoj en nova Turkio. Tio, kio en Turkio estas nova, estas la ŝajnigo de instruiteco kaj kulturo, kiu bedaŭrinde nur kopias ĉion malbonan kaj sensencan

— pàgina 5 —

el tio, kio venas de ekstere. La granda amaso de Konstantinopola loĝantaro estas nur eŭrope vestita kaj pro tio ĉiuj fariĝis arogantaj malsaĝuloj. Muzikaj distraĵoj estas reprezentataj per eŭropaj fokstrotoj, ĉarlstonoj kaj turka nacia muziko. Kiel ĉi lasta sonas, povas ekpruvi ĉiu K-do, kiu posedas radioaparaton. Mi persone jam alkutimiĝis al ĝia belsoneco kaj povas aŭskulti ĝin, ne ricevante cerban difekton.

Esperanta movado vegetas modeste. Malnovaj pioniroj ĉefe estas rusoj kaj hispanaj hebreoj, turkoj ĝis nun ne multe interesiĝis¹). SAT-movado ne ekzistas, ĉar pro personaj kaj geografiaj kaŭzoj la opaj SAT-anoj agas individue. Pri laborebleco mi respondas ĉi tie komune al ĉiuj K-doj kaj samideanoj, kiuj estis tiel forgesemaj kaj ne almetis en letero respondkuponon. Tiaj demandoj venis al mi ĉefe el Mez-Eŭropo. Estas vere, ke oni konstruas multe da fabrikoj, elektraj stacioj, fervojoj, tuneloj ktp. Sed estas jam multe pli da laborserĉantoj en Turkio, ol oni bezonas, sekve de tio la salajroj tre malaltiĝis. Miaj amikoj en Angora skribas, ke laboro ne estas, ili ĉiuj estas senlaboraj, kvankam ili konas jam ĉiujn firmojn kiuj disdonas laboron. En Stambul estas simile, nenia laboro. Do al ĉiuj, kiuj volas serĉi ĉi tie la feliĉon kaj trovi la trezorojn, kiuj estas priskribitaj en 1001 nokto, mi diras: ŝparu vian energion, ĉar eble vi trovos la malarion, la marĉfebron kaj nenion plu. Kaj se estas riskemuloj, kiuj malgraŭ ĉio volas veni, nu tio estas ilia afero kaj povas esti, ke ili havos ŝancon kaj trovos bonan laboron aŭ okupon.

Milcent Okdek Ses.

¹) Mi devas iom kontraŭdiri la raportanton. En junio 1926 mi estis en Konstantinopolo kaj trovis tie tridekon da geesperantistoj: 3 turkoj, 2 bulgaroj, kelkaj rusoj, poloj, grekoj, germanoj, aŭstroj, hungaroj, holandanoj, angloj kaj izraelidoj. Esp.-Delegitaro vizitis la Ministron de Publika Instruado, Neĝati-bej, prezentis al li esp.-raporton, kaj li promesis subteni nin. Turka Esp. Asocio jam funkcias. Kunvenejo en hotelo «Rubin», Tepe Baŝi. I. H. K.

MEKSIKIO

La nuna stato de la laboristmovado

Unu el la principoj de nia organizo estas la jena: Kontraŭ ĉiu sindikato de CROM (la regiona meksikia laboristligo de reformista tendenco, kiu inklinas al la Amsterdama Internacio) estu starigata sindikato de CGT (la ĝenerala sindikatligo aniĝinta al ILL).

Pro la ampleksaj propagand-vojaĝoj, faritaj de delegito de l’ CGT tra la tuta lando, kelkaj sindikatoj transiris al la CGT; same nia propagandado en fabrikoj kaj laborejoj kontraŭ la CROM havis bonan sukceson, tiel ke kelkaj aniĝoj al nia organizo okazis. Sed la CROM estas ĉi organizo, kiu devas defendi la interesojn de la burĝaro kaj de la estraroj kaj pro tio ĝi kapablis, kvankam ĝin malboneco kiel laboristorganizo estas senduba, koncentri ĉiujn siajn politikajn fortojn kaj defendi sin. Ĉi politikaj influoj kaj la protekto flanke de la registaro kaj de la entreprenistaro savis la CROM-on de la ruiniĝo. Ĝi posedas pli malpli grandan kontrolon je la Laboristaro en ĉi ŝtatoj, kie ĝia laborista partio estas forta; en la ŝtatoj Puebla, Veracruz kaj Coahnila ĉi laboristpartio perdis multe pro siaj daŭraj perfidoj; en Tamanlipas ĝi estas tute malestimata de la laboristoj.

La sistemo kreskanta sub la politiko de Plutarco Elias Calles, la prezidanto de la respubliko, kaj la meksiklanda eklezio efikis, ke la eklezio mem dekretis bojkoton de la tuta produktado. Elias Calles celas nepre kontroli la religiajn funkciojn per sia registaro; la klerikularo male ne volas rezigni pri sia influo kaj celas teni la ekspluatadon de l’ popolo en siaj propraj manoj. Kaj tiel ekestis ĉi bojkoto, pro ties sekvoj kompreneble la labora popolo ege suferas. Pro ĉi bojkoto la entreprenistoj kaj precipe tiuj de la grandaj teksejoj plendis pri troa produktado kaj komencis redukti la funkciadon de l’ fabrikoj kaj malpligrandigi la personaron aŭ la labortempon. Nuntempe oni laboras en la teksejoj tri, kvar aŭ kvin tagojn posemajne, kvankam la personaro preskaŭ ne estas malplimultigita. Ĉi katolika bojkoto servis al la tuta burĝaro kiel preteksto por la malaltigo de l’ salajroj kaj la mallongigo de la labortempo. Strikoj kaŭzitaj per la laborkondiĉoj de ĉi preteksto «troa produktado» pasis por la bono de l’ entreprenistaro. Aliflanke ne estas nekonate, ke la malbona ekonomia situacio paralizas la agemon de l’ amasoj; kaj, inter alia, pro ĉi malbona stato la CGT ne progresis en lasta tempo malgraŭ ĉiuj penadoj kaj sia revolucia taktiko. Ni preskaŭ ne kapablis kontraŭi la atakojn; kaj oni ne devas forgesi ĉe la kritiko de nia stato, ke ni disponis pri nur malsufiĉaj rimedoj. La lokaj federacioj apenaŭ posedis sufiĉe por kontentigi la proprajn multspecajn bezonojn.

La fervojista striko

En Meksikio ekzistas du fervojistaj organizoj:

  1. La Confederacion Ferrocarillera Mexicana (Federacio de la Meksikiaj fervojistoj), fondita en 1921, kiu ŝanĝis sian nomon dum la lasta kongreso al: Confederacion de Transportes y Communicaciones (Federacio por la transporto kaj la trafika industrio). Ĉi organizo estas sendependa, sed tre simpatiis kun la CGT, kiu rezultas el la fakto, ke ĝi invitis al sia lasta kongreso delegiton de la CGT; ĉi delegito partoprenis la kongreson.

  2. Antaŭ ĉ. unu jaro la CROM estas fondinta pseŭdan fervojistan organizon sub la nomo: Federacion Nacional Ferrocalera (Nacia fervojista federacio). Ĉi organizo estas reformista. Ĝi ofte sin turnas kontraŭ la interesoj de la laboristoj kaj pledas por la interesoj de l’ŝtato. Tio montriĝis, kiam la mekanikista unuiĝo, kiu estas aniĝinta al ĉi lasta federacio, postulis salajraltigon kaj post rifuzo de ĉi postulo volis striki. La nacia fervojista federacio estis kontraŭ ĉi striko, sed ne povis malebligi ĝin. Al la strikantoj oni rifuzis la subtenon de la federacio kaj la estraro de CROM eĉ deklaris per sia sekretario kaj prezidanta aspiranto Morones la strikon — kontraŭleĝa! Morones ja estis ministro!

La CGT sin okupis pri la striko kaj rekomendis al la fervojistoj la ĝeneralstrikon. Ĉi propono tamen ne estis akceptita. Kvar monatoj pli poste, kiam la striko ankoraŭ daŭris, la solidareca striko estis decidita de la CGT sola. Sendube niaj K-doj faris ĉion por ĝeneraligi la agadon; sed sukceso ne estis ebla, ĉar la reformistaj sindikatoj sabotis la ĝeneralstrikon kaj havis por tio la helpon de la ŝtataj estraroj, kiuj arestis kaj persekutadis niajn K-dojn. Ĉiukaze la pozicio de niaj K-doj tamen plue vivas kiel brila solidareca agado, dum la perfidema pozicio de la CROM estas rifuzita de la laboristoj. Fakte montras sin, ke unu sindikato post la alia eksiĝas el CROM kaj transiras al CGT.

Post subpremo de l’ batalo la fervojistoj sin turnis al la juĝejoj kaj esperas per tio sukcesi iomete. Sed ĉi espero certe trompos ilin.

La movado en la kamplaboristaro

La kamplaborista federacio, fondita en 1926 de la CGT, estas starigínta la principojn pri eksproprigo de l’ tero per la kamplaboristoj. En El Sance (en la ŝtato Veracruz) la kamplaboristaj societoj efektivigis la decidojn de l’ kongreso kaj eksproprigis la teron. Ĝis nun ili povis kontraŭstari al la soldatoj senditaj de la registaro. Inter la societoj regas stato de frateco kaj komuneco, kiu rajtigas nin al la plej bonaj esperoj.

Persekutoj

La responda redaktoro de nia meksikia revuo «Sagitario», K-do Librado Rivera, estis arestita kune kun la K-doj Predo Gudino kaj Florentino Ibara. Dum ĉi okazo la presejo estis detruita per la polico. La ruinigita sanstato de l’ K-do Rivera igas nin timi ĉe longdaŭra aresto la plej malbonan.

Laŭ la Informservo de ILA.

— pàgina 6 —

MIA VIVO

Mi naskiĝis en vilaĝo. Miaj gepatroj estas malriĉaj poŝtlaboristoj. Nia familio konsistas el: patro 50-jara, patrino 48-jara senpartiaj kaj senkredaj, frato 22-jara, lernas en Sovet-partia lernejo, fratino 21-jara, sekretariino de vilaĝa soveto, ambaŭ membroj de V.Z.K.S.M., kaj mi. Krom tio mi havis ankoraŭ du fratojn, membrojn de kompartio, sed ili mortis, la unua en la Ruĝa Armeo, la dua pro troa laborado.

Mi loĝas en vilaĝo la tutan tempon. Nun mi estas 20-jara, lernis en meza lernejo, kaj je 16 jaroj mi laboris en la telegraf-poŝtejo kiel telegrafisto. Mi estas membro de Komunista Junulara Unuiĝo, laboristo kaj agitisto de kompartio. En 1925 mi direktis min al politika kleriga laboro, kie mi nun laboras.

[BILDO p.6 | 23,26,37,40] Portreta foto de juna viro kun malhela hararo, en jako kun kravato.

Mia regiono havas 25 vilaĝojn kun 16 000 loĝantoj, plejparte terkulturistoj. Ĝis la proleta revolucio 50% de la tero apartenis al bienuloj, nun ĉio estas transdonita al la terkulturistoj. Ĝis la revolucio la vilaĝanoj ne vidis kulturan laboron, kaj lernejoj estis ĉefe en urboj. Nun estas 16 vilaĝaj lernejoj kaj 10 lernejoj por maturaĝaj analfabetuloj, 2 vilaĝaj kluboj kaj 12 «Ruĝaj anguletoj» (legofako). Ni havas 5 kooperativojn, 1 komunon, 4 kolektivojn.

Mi laboras privatan laboron kaj sovetan. Mia laborpago estas 43 rubloj kaj honorario pro kunlaboro en gazeto 10—12 rubloj monate. Mi havas bonan loĝejon, manĝon kaj ŝparon.

Esperanton mi lernis en 1923, aliĝis al SAT nunan jaron. Mi faris montrejon «Esperanto» kaj organizas rondeton de SAT.

Mi ricevas multajn leterojn el la tutmondo, kiuj parolas al mi pri la vivo de la laborista klaso.

Boris Stefanov (7786) Viŝne-Dolgoje, Orlov. gub., Sovetio.

★

Soldata renkontiĝo

(Interfratiĝo de aŭstriaj soldatoj kaj laboristoj.)

Eble nia redaktoro pli ŝatus ricevi nur koncizan raporton pri fakto. Tamen mi riskas vane traduki ĉi artikolon, ĉar mi pensas, ke ĝi ne nur bone montras la spiriton, kiu regas la plej multajn el niaj armeanoj aŭ pli ĝuste pro la ĉikanoj de reakciemaj oficiroj, sed ankaŭ nian manieron aranĝi proletarajn festojn. La tutmonda sennaciularo do certe ankaŭ interesiĝas pri tiaj priskriboj.

La 16-an de junio 1927, kristkorpa tago. Gmunden, urbeto apud la lago Traŭnsee en fama Salzkammergut. Mateno. De la fervoja stacio eksonas marŝmuziko kaj tuj poste konata marŝkanto de liberaj gimnastikuloj.

Okazas la unua renkontiĝo de la respublikanaj soldatoj en supera Aŭstrio. Antaŭ 2 semajnoj tra la kazernoj flugis folieto kaj nun 600 soldatoj sekvis la inviton de iliaj organizoj. Ritmaj paŝoj sonas tra la stratoj de Gmunden. Kantoj salutas la Traŭnstein (monto 1691-metra), la lokon de la kunveno. Ĉe la bordo de la lago kora salutado kaj poste vaporŝipo portas la soldatojn kun centoj da parencoj kaj gastoj trans la lagon. La loka grupo de la «naturamikoj» estas konstruanta ŝirmdomon sur la monto. En la valo kuŝas amaso da konstrumaterialo, transportota surdorse sur la monton (veturebla vojo mankas). La prezidanto de la naturamika grupo petas pri solidara kunhelpo. Jen fortaj manoj ekprenas la materialon kaj post momento la placo estas malplena.

La supreniro daŭras 3 horojn. Premas la randoj de traboj kaj brikoj junajn ŝultrojn, fluas ŝvito de fruntoj kaj dorsoj, sed obstino kaj energio hardas la volon. Sur la pinto salutas hela suno la bravan aron. Ĉirkaŭ la konstruaĵo kuŝiĝas la armeanoj; brunbrulitaj muskolaj korpoj streĉiĝas en sunbrilo kaj ree kaj ree ekmuĝas la proleta saluto: «amikecon!»

Monta festo! La Linza armeana kantligo kantsalutas. K-do eksgeneralo Koerner oratoras (Generalo Koerner antaŭ kelkaj jaroj estas eksigita laŭdire pro fino de lia servtempo, sed efektive pro lia socialistemo. Nun li funkcias kiel ĉefa konfidato de la soldatoj en la parlamento kaj armea ministerio je ĉagreno de la armea ministro Vaugoin). Li gvidas la aŭskultanojn el la profundoj de la labortago al la lumaj altoj de la monta libereco, al suno. Pri la kamparana milito li parolas, pri arbitro kaj tiranio de la estinto, pri suvereneco de la popolo, estiĝinta per mizero, sufero kaj bataloj. Soldatoj, laboristoj, ilia devo estas ŝirmi kaj firmigi la junan liberecon de la aŭstria popolo. Katenu malsupre en la valo, jus malaperinta en

Kiel Iljiĉ estis vundita¹)

(Rakonto de aŭtomobilisto, K-do Gil)

En fatala tago de 30-a aŭgusto Vladimir Iljiĉ elveturis, kiel ĉiun semajnon, pro politikaj popolkunvenoj.

Komence ni veturis al la Pana borso, kie estis kunveno. Tie ĉi estis multe da homoj. La kunveno pasis bonprospere, kaj ni forveturis al la fabriko estinta de Miĥelson. Ni enveturis rekte la korton. En ĝi estis multe da homoj. Gardistoj estis nek en la aŭtomobilo nek en la korto, kaj Vladimir Iljiĉ estis renkontita de neniu. Mi turnis la maŝinon kaj starigis ĝin por elveturo je dek paŝoj de enirejo en laborejon.

Post dek — dekkvin minutoj al mi iris virino kun paperujo, — poste, dum juĝesploro evidentiĝis, ke tio ĉi estis Kaplan, — kaj demandis min: «Ĉu, K-do Lenin, ŝajne, venis?» Je ĉi tio mi respondis: «Mi ne scias, kiu enveturis.» Ŝi ekridis kaj diris: «Kiel ja ĉi tio eblas? Vi estas aŭtomobilisto, kaj ne scias, kiun vi veturigas?»

— Sed mi, kiel scii? Iu oratoro, ĉu malmulte da ili veturas, ĉiujn vi ne ekkonos, — mi respondis al ŝi trankvile.

Ŝi iris de mi kaj mi vidis, kiel ŝi eniris en la fabrikon. Post unu horo el la fabriko eliris granda popolamaso, plejparte laboristoj, kaj plenigis preskaŭ la tutan korton. Mi komprenas, ke la popolkunveno finiĝis, kaj komencis prepari min por forveturo, tuj streĉinte la maŝinon. Post kelkaj minutoj el la fabriko elruliĝis alia granda popolamaso, meze de kiu iris V. I. Mi sidis ĉe la direktilo kaj starigis la maŝinon sur rapidon. V. I. interparolis kun laboristoj, kiuj faradis al li multe da demandoj. Li moviĝis tre malrapide laŭ direkto al la maŝino. Ne alirinte la maŝinon tri paŝojn, V. I. haltis kontraŭ la pordeto kaj intencis sidiĝi. La pordeto estis malfermita de iu el la popolamaso. En tiu tempo li parolis kun du virinoj kaj klarigis al ili pri produktimportoj.

La interparolado daŭris du-tri minutojn. Flanke de V. I. staris ankoraŭ du virinoj, iomete ekantaŭiĝintaj de li. Li estis dense ĉirkaŭita de popolamaso, kaj kiam li volis fari la lastajn paŝojn al la motoro, subite eksonis pafo. Tiutempe mi rigardis V. I. duonturne malantaŭen. Momente mi turnis la kapon laŭ la direkto de la pafo kaj vidis virinon de la maldekstra flanko de maŝino, ĉe antaŭa alo, celanta sub la maldekstran skapolon de V. I. Unu post alia eksonis ankoraŭ du pafoj. Mi tuj haltigis la maŝinon kaj ĵetis min kurante al la pafinto, celante ŝian kapon. Ŝi ĵetis la revolveron al mi sub la piedojn, rapide turnis sin kaj ĵetis sin en la popolamason elirdirekten. Ĉirkaŭe estis tiel multe da homoj, ke mi ne decidis pafi ŝiatingen, sentante, ke certe mi mortigos iun el la laboristoj. Mi ĵetegis min post ŝi kaj kuris kelkajn paŝojn, sed ĉi tie mian kapon eniris: «Ja, V. I. estas sola… Kio okazas kun li?» Mi haltis. Dum sekundo estis timiga, malviva silento. Poste subite ĉiuj ekkriis: «Oni mortigis … oni mortigis»… kaj tuj la tuta popolamaso ekmoviĝegis por kuri el la korto — viroj kaj virinoj — kaj fariĝis forta premo. Mi returnis min kaj ekvidis V. I. falinta teren. Mi ĵetis min al li. En ĉi tiuj momentoj la dense plenigita korto

¹) Tiu ĉi artikolo devis aperi fine de aŭgusto, sed la troa materialo, precipe la kongresraporto, iom prokrastigis ĝin. Red.

— pàgina 7 —

nebula maro, sindono al falsa kredo je aŭtoritato, al imagata tradicio de la homoj; la organizita Laboristaro kaj la soldatoj aspiras supren al la altoj de la homaro, al celo, fiksita antaŭ ni, al socialismo, al liberiĝo de tiuj, kiuj kreas kaj havas komunan volon. Vidigu la estinto je tiu kristkorpa tago denove sian pompon, plenigu la valon per preĝejaj kantoj, pompaj procesioj, kaj incensaj nuboj, ĉi supre sur pinto de la monto sonas nia ĵuro: «Vivu obstino kaj forto!» Solene, fortsone ŝvebas la belegaj agordoj de la «himno al la libero» al la suno jus venkanta la nebulon kaj el la valo salutas la klara surfaco de la lago, salutas la domoj sur ties bordo kaj la kabanoj sur la arbaraj deklivoj.

Malsupreniro. Ŝipo reportas la soldatojn al Gmunden. Je la 15-a horo akcepto per la Laboristaro el Salzkammergut. Amikeco! vokas centoj da gorĝoj, flirtas ruĝaj flagoj. Post mallonga saluto al la festloko. Muziko. Sur estrado kuniĝas la laboristkantuloj, soldatkantuloj, gimnastikuloj kaj oratoroj. Salutoj de la partio kaj diversaj organizoj per la reprezentantoj. Generalo Koerner faras la festparoladon. Temas pri solidareco de Laboristaro kaj soldatoj, kiuj man’ ĉe man’ formas fortikan ŝirmmuron por nia juna demokratio en la popola ŝtato. «Ili minacu!» je la volo de la Laboristaro kaj soldatoj ĉiuj provoj de la reakcio frakasiĝos. Ĉefleŭtenanto K-do Stransky kiel prezidanto de la armeana sindikato parolas en la nomo de la soldatoj. Neniam plu okazos, ke iu reakcia potenco devigos la laboriston en soldata vesto levi la armilon kontraŭ la alian laboriston. Tion unue diru la hodiaŭa festo.

Kaj nun soldato kaj laboristo en blua bluzo etendas al si la manojn salute, klinas super la grupo ruĝaj flagoj, eksonas «himno al la libero». Atakema falango de gimnastikuloj muskolaj kompletigas la bildon, sur kiun kvazaŭ rigardas la bonaj okuloj de nia neforgesebla gvidinto Viktor Adler el granda portreto. Ĥorkantoj de la kantunuiĝoj okupas la restantan tempon. La armeana kantligo el Linz precipe uzas la liberan kanton je ĝojo de la Laboristaro.

Fluge pasis la horoj de solidara kunesto, kaj dum adiaŭo fortaj manpremoj sigelis la interfratiĝon kaj la konscion, kiun alportis tiu tago: Niajn soldatojn kaj laboristojn ne plu disigos kiu ajn reakcia potenco. Do vivu obstino kaj forto!

El «Tagblatt» tradukis Danubano.

★

Misakuzoj malhelpas la laboron de SAT

En n-o 149 de «S-ulo», pĝ. 4, en piednoto al la 7-a komuniko de la Kongresa Komitato estas dirite: «Ni sciis, ke Centra Komitato de SEU (Moskvo) kolektis aliĝojn. Sed kial la mono ne trafis nin, nek respondo sekve de niaj alvokoj?»

Tiu rimarko tute ne korespondas al la vera stato de l’ afero:

  1. CK. SEU ne kolektis kotizojn por la VII-a SAT-kongreso, ĉar ĝi ne estis komisiita por tio. Sed ĉar el Sovetio oni povas transpagi monon nur per banko kaj transpago de unu sola kongresa kotizo per banko kostus kvaroblon de tiu ĉi kotizo, K-doj estis sendantaj siajn kongresajn kotizojn al CK. SEU, por ke ĝi peru la kolektivan transpagon de ĉi kotizoj. Same, por helpi al SAT kaj sovetiaj SAT-anoj, CK. SEU peras la tutan monon venantan el Sovetio por SAT.

  2. Pri la tuta mono, ricevita por SAT, CK. SEU ordinare trifoje monate komunikas al K-do Lerchner kaj la mono mem estas transpagata al K-do L. ordinare unufoje monate. Same estis per K-do L. transpagitaj ĉiuj kongresaj kotizoj, ricevitaj de CK. SEU. Evidente la Kongresa Komitato, ricevante de K-do L. kongresajn aliĝojn el Sovetio, ne sciis ke tiuj kotizoj estas transpagitaj de CK. SEU. Espereble K-do L. ne rifuzos tion jesigi.

  3. Transpagi la kotizojn senpere al Lyon CK. SEU ne havis la eblon, ĉar transpago monate de 5—10 kotizoj postulus altajn elspezojn.

Centra Komitato de SEU prenis sur sin peradon de la sumoj el Sovetio por SAT kun la sola celo — helpi al SAT kaj ĝiaj organoj. Ĝi ne prenas eĉ etan pagon de la SAT-anoj por kovri la elspezojn, postulatajn de la priskribita monperado al SAT. Kontraŭe CK. SEU devas multe klopodi por povi ekspedi la monon al SAT super la sumo, permesita de sovetia leĝo por transpago al eksterlando.

Kiom valora por SAT estas tia perado de CK. SEU oni juĝu el jeno: kiom da membroj havus SAT en Sovetio, se ĉiu membro devus izole, ne per CK. SEU, transpagi sian kotizon egalan nur al 75 kop. kaj elspezi por transpago per banko 3 rublojn (6 germ. markojn)?

Nepripensita piednoto de la Kongresa Komitato povas sekvigi la nekonfidon al CK. SEU, kiel financa peranto de SAT en Sovetio, kaj multaj K-doj, timante sendi monon al SAT per CK. SEU, ne havos alian vojon por transpago, ol individua multekosta pago per banko.

Kongresa Komitato povus eviti publikigon de la misinformanta piednoto, se ĝi antaŭe petus klarigon ĉe K-do Lerchner, per kiu vojo li ricevis kongresajn kotizojn el Sovetio.

Sekretariaro de CK. SEU.

*

NIA POŜTO

5448. — Estante ne plu en Bulgario mi ne povas doni informojn pri la vin interesanta demando. Alia SAT-ano en la nomita urbo ne estas.

5254. — Adreson de persono aŭ organizo, kiu povus korespondi pri naftproduktado, ni ne konas. Eble anonceto pri tio en «S-ulo» efikus.

A. P. en Wattens. — Via indigno kontraŭ la franca konsulejo, kiu, pro via itala nomo kaj laboristeco, rifuzis al vi la vizon por viziti la kongreson, estas justa. Sed gardu vian koleron por la tago de l’ repago, pri kies pliproksimiĝo vi devas despli multe labori.

Lab. Gr. Innsbruck. — Tiajn anoncojn ni akceptas nur kontraŭ pago. Red.

*

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

L’Effort, Lyon, 15. 7. 27: Proleta ŝtato honoras Esperanton; 15. 7. 27: Sub la jugo de orkolumaj sinjoroj. — L’Emancipateur, Bourges, 14. 8. 27: Proleta ŝtato honoras Esperanton. — Le Libéré, Nice, 31. 7. 27: Sub la jugo de orkolumaj sinjoroj. — Le Matérialiste, Bruxelles, julio 27: Proletariaro kaj religio; aŭgusto 27: Eksiĝoj ĉe eklezio. — Le Cri Populaire de l’Oise, Creil, 28. 8. 27: Eksiĝoj ĉe eklezio. — L’Action Laïque, Saint-Etienne, aŭgusto 27: Ĉu nur en Polio? — La Unuiĝita Tuthomaro, Hamburg, aŭgusto 27: Manĉurio.

[Daŭrigo de «Kiel Iljiĉ estis vundita»:]

jam malpleniĝis, kaj la pafadinta virino malaperis kun la popolamaso.

Mi alkuris V. I. kaj, antaŭ li genuinte, kliniĝis al li. Konsciecon li ne perdis kaj demandis:

— Ĉu oni kaptis lin aŭ ne?

Li evidente opiniis, ke lin pafis viro.

Mi vidas, ke li demandis kun peno per aliiĝinta voĉo, kun ia raŭko, kaj mi diris al li:

— Silentu, ne parolu, al vi estas malfacile.

En ĉi tiu minuto mi levas la kapon kaj vidas, ke el la fabriko en marista kasketo kuras ia stranga viro, en ekscitita stato, li svingas la maldekstran manon, sed la dekstran tenas en la poŝo kaj kuras rapidege rekte al V. I.

Al mi lia tuta staturo ekŝajnis ekstreme suspekta, kaj mi kovris per mi V. I., precipe lian kapon, preskaŭ ekkuŝis sur lin kaj ekkriis per ĉiuj fortoj:

— Haltu! — kaj direktis kontraŭ lin revolveron.

Li daŭrigis kuri kaj proksimiĝis al ni. Tiam mi kriis:

— Haltu! Mi pafos!

Li, ne alkurinte kelkajn paŝojn ĝis V. I., krute turnis sin maldekstren kaj ĵetis sin kurante al pordego, ne elprenante la manon elpoŝe. En tiu ĉi momento alkuris min dorsflanke iu virino kun krio:

— Kion vi faras? Ne pafu!… — evidente, supozinte, ke mi volas pafi al V. I. Mi povis ankoraŭ nenion respondi al ŝi, kiam en ĉi tiu tempo el la fabrikoj eksonis krio de iu viro: «Ĉi tio estas nia! nia!» kaj mi vidis tri kurantajn el la fabrikoj kun revolveroj enmane laŭ direkto al V. I. Mi kriis denove:

— Haltu! Mi pafos!

Unu el ili tuj respondis:

— Ni estas fabrikkomitato, Kamarado, niaj!

Ekkonante unu el ili, kiun mi vidis pli frue, kiam ni veturis al la fabriko, mi allasis ilin al V. I. Ĉio ĉi okazis tre rapide.

Iu el ili insistis, ke mi veturigu V. I. en plej proksiman malsanulejon.

Mi kategorie respondis:

— Mi veturigos en nenian malsanulejon. Mi veturigos hejmen.

V. I., aŭskultante nian interparoladon, diris:

— Hejmen, hejmen…

Elrusigis Olga Magnickaja.

— pàgina 8 —

Enhavis notojn pri SAT:

The Shop Assistant, 27. 8. 27 (Kongreso menciata). — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 2. 9. 27 (Kongreso kun foto de kongresanaro).

Enhavis priesperantajn artikolojn:

New Yorker Volkszeitung, New York, 16. k. 17. 8. 27 (Danzigo k. Sovetio honoras esperanton, de Klaĝin). — Revista Popular, Córdoba, 1. 9. 27.

Represis priesp. informojn, artikolojn kaj notojn:

Le Cri Populaire de l’Oise, Creil, 31. 7., 14. 8., 21. 8., 28. 8. 27 (Antaŭparolon de H. Barbusse al «Cours Rationnel»). Tre vigle propagandas en ĝi nia K-do G. Marais). — L’Emancipateur, Bourges, 17. 7. 27. — Le Populaire, Paris, 4., 8., 11., 18., 25. julio; 1., 7., 8., 19., 29. aŭgusto. — Le Peuple de la Loire, Saint-Etienne, 17. 7. 27.

RECENZEJO

Esperanto, 50 ausgewählte Handelsbriefe, von Professor P. Christaller. Eldonis: Wilhelm Violet in Stuttgart, Germ. Formato: 12×18 cm., pĝ. 32. Prezo 0.75 mk. g.

La konata germana vortaristo, Profesoro Paul Christaller, prezentas al ni ĉi tie esperantan tradukon de 50 modelaj leteroj pri komerca korespondo. En la fino estas aldonitaj «Konsiloj al firmestroj kaj prokuristoj». Laŭ lingva vidpunkto ĝi estas modela, la nomo de la tradukinto akademiano sufiĉe rekomendas ĝin. Admirindaj tamen estas la germanaj esp-istoj, precipe ili superŝutas nin per tiaspeca literaturo, kvazaŭ la mondo devas nur komerci! I. H. K.

ALVOKOJ

AL SOCIALISTAJ GEK-DOJ!

Ĉiuj el ni devas konsenti, ke nur la pergazeta propagando altiras al ni novajn adeptojn; nia propagando celas esence: en la ĵurnaloj larĝe klarigi nian vidpunkton pri la nuna kontraŭstaro al kapitalistara atako — solvo: esperanto, unuigonta kaj plivigligonta ĉiujn laboristamasojn. Ni ankaŭ ne devas kaŝi al la legantaro, ke ni ne opinias same kiel iaj gvidantoj, kiuj limigas la revolucian salton al fordetruo de la kapitalisma sociordo. Ni diru malkaŝe, ke tiu sociordo iom post iom kreis la lingvojn, do tiuj lingvoj kaj la nacioj ilin kreintaj devos malaperi samtempe.

Sed iaj gazetoj ĝis nun ne akceptis niajn artikolojn; ili verŝajne opinias nin kiel negravajn proletariajn erojn.

La centra organo de Socialista Partio Francia «Le Populaire» ne elmontras al ni grandan simpation. Neeble estas fruktodone propagandi en ĝi, kaj tial ni ne povas efektivigi la ekvilibron de l’ fortoj.

Ni do pensis, ke ni povus al tiu grava gazeto montri nian ekziston jenmaniere: Le Populaire jus starigis longdaŭran monkolekton cele plifirmigi sian financan bazon. Ni kolektu la monoferojn de ĉiuj socialistaj esperantistoj, ilin ni amase sendu! Tiele la gazeto verŝajne atentos nin, niaj artikoloj estos presataj, kaj esp-o disvolviĝos en soc. rondoj.

La disvolviĝo de nia movado ampleksas la mondon; tial ni alvokas ĉiujn Gek-dojn, kiuj volas vidi esp-on alprenata ĉe sia Partio.

Ĉion sendu antaŭ la 1-a de oktobro al K-do F. Chamarre, 38, rue St. Nicolas, La Rochelle (Francio). Ĉiu donacinto ricevos atestaĵon. SAT-anoj 2304 k. 9515.

*

AL ĈIUJ ALILANDAJ GEK-DOJ!

La 15-an de oktobro oni intencas organizi por varb- kaj propagandcelo kunvenon en Vierzon. Por havi plenan sukceson, ni alvokas tutmondajn Gek-dojn, asociojn kaj esp. grupojn sendi poŝtkartojn aŭ letersalutojn. Ni opinias, ke ĉi alvoko ne estos vana kaj ke ĉiuj veraj propagandemuloj sendos salutojn. Skribu laŭ jena adreso: Esperanta Laborista Grupo, Bourse de Travail Unitaire, Vierzon (Cher), Francio. 5820.

ENHAVO:

Laboristaj kondiĉoj en Suda Afriko, trad. Trinaŭkvinok . . . . . . pĝ. 1 La rekonstruado de la Sofia «katedralo» de I. H. K. . . . . . . „ 2 Germania super ĉio!, de 1851 . . . . „ 3 El Bulgario de Ardin . . . . . . „ 3 Jugoslavio — lando, kie oni mortas pro malsato de Bubo . . . . . „ 4 Letero el Turkio de Milcent Okdek Ses . . . . . . . . . . . . „ 4 Meksikio, laŭ informservo de ILA. . . „ 5 Mia vivo de 7786 . . . . . . . „ 6 Soldata renkontiĝo, trad. Danubano . „ 6 Kiel Iljiĉ estis vundita, trad. O. Magnickaja . . . . . . . . „ 6 Misakuzoj malhelpas la laboron de SAT, de CK. SEU . . . . . . „ 7 Nia poŝto, Memornoto . . . . . . „ 7 Recenzejo, Alvokoj, Korespondado . „ 8

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio. K-do J. Postl, Paulusgasse, 5/13, Wien, III., dez. koresp. nur kun ekstereŭropanoj, L, PK, PI, bfl. Resp. garantiata.

Britio. K-dino Osmond (9886) London, bedaŭrinde ne havas tempon por plenumi la dezirojn de ĉ. K-doj, kiuj multnombre skribis al ŝi. Aliaj bonvolu ne skribi.

Bulgario. K-do T. D. Popov, (20 j. fraŭlo) str. Čerkovna, Karnobat, dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab. temoj, L, PK, PI.

Ĉeĥoslovakio. K-do Franz Scheufler, Warnsdorf Nr. 301/III., dez. koresp. PK, PI, bfl. k. ĉ. l. K-do Karl Urban, Warnsdorf Nr. 356/III., dez. koresp. PK, PI, bfl. k. ĉ. l.

Francio. K-do J. Coignard, 27, Rue de Montreuil, Versailles (S. et O.), dez. koresp. kun K-doj en flugmaŝina industrio, precipe el Sovetio; nepre resp.

Germanio. K-do Walter Bräuer, Anna-Esche-Str. 1-a b. Roscher, Limbach i. S., dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l. Adresŝanĝo: K-do Kurt Reichert, Geibelstr. 17, II., Dresden, 30, «koresp. de R. H.» (antaŭe en Klotzsche). K-do Wilhelm Reifgen, Jahnstr. 82, Düsseldorf, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

Latvio. K-do Aleksandro Kosterov, Maskavas iela, 221, dz. 11, Riga, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, k. ĉ. l.

Rumanio. K-do Emanoil Catz, str. Petru, 23, Braila, interŝ. PM kun la tuta mondo, koresp. L, PI.

Sovetio. K-do Jakov Vlasov, Dom Sovetov, Niz 18, Ŝadrinsk, Uralsk. obl., dez. koresp. pri ĉ. temoj kun junularo de ĉ. l. K-do A. Kovalenko, Boriĉev-bok, 30, 2, Kiev, dez. daŭrigi sian koresp-adon, pro malsano li ne povis resp. al siaj korespantoj. K-do Ovrucki, (junkom-isto) Lavra, Tipografia Giz., Kiev, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. K-do K. Sergiev, 7-a Matrosskaja, 21, Vladivostok (Ekstrema Oriento), dez. koresp. k. ĉ. l. pri tekniko, scienco k. arto, L, PI. Adresŝanĝo: K-do V. Jaŝmanov (studento), Urala Politeknika Instituto, Sverdlovsk, (antaŭe en Krasnoufimsk). K-do Bazilo Pokrovski, Brasovski teknikum, st. Brasovo, Brjanskoj gub., dez. koresp. pri terkulturo, lab. k. junul. mov., vivo, novaj okazintaĵoj ktp. L, PK, PI, gaz. k. ĉ. l. ATENTU! Urba junkomunista organizo, nombranta 29 ĉelojn en fabrikoj, institutoj k. lernejoj koresp. individue k. kolektive k. ĉ. l. Resp. garantiata. Adr.: Junkom. Komitato, str. Puŝkina, 70, Barnaul (Sibirio). ATENTU! Distrikt-komitato de «MOPR» (I.R.H.), nombranta 250 ĉelojn en fabrikoj k. institutoj koresp. k. ĉ. l. kolektive k. individue pri «Mopr-temoj». Resp. garantiata. Adr.: Okrujkom «MOPR», Barnaul (Sibirio). K-do A. Savkin, Vasilevskaja, 75, Kamenskoje, Dneprop. okr., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. K-do Johano Palaŝĉuk, elektra provizejo, Gos. Metallurg. Zavod, Kramatorskaja, Donbass., dez. koresp. k. ĉ. l., resp. garantiata. — Ni serĉas seriozan, gajan k. daŭran koresp-adon pri div. temoj k. ĉ. l., resp. garantiata. Skribu al adr.: Dnepropetrovsk, Esperanto-Komitato de SEU (Por Labesko), Prosp. K. Markso, 98, loĝ. 12.

Usono. Adresŝanĝo: K-do Willy Sieler, 48, Schubertstr., Binghamton, N. Y. (antaŭe en Gera, Germanio).

[REKLAMO p.8] Ĉiu laborista esperantisto ŝatas havi por sia propaganda laboro jubilean esperanto-poŝtmarkon de USSR. Sendu al adm. de SAT, K-do Lerchner, 0.50 g. mk. kaj al vi senpere el USSR estos sendita poŝtkarto kun bildo de la marko kaj afrankita per la bela marko mem.

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 156, 29 de setembre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

3-a Jaro. N-o 156 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — 29. Septembro 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

HOMO KAJ DIECO

Dio ne ekzistas

La jena artikolo estis skribita de Prof. Benito Mussolini, kiam li estis direktoro de la laborista jurnalo «Avanti» (Antaŭen). Hodiaŭ li tre ŝatas aŭ ŝajnigas ŝati ĉiujn klerikalajn malsaĝaĵojn, ĉar ili helpas lin en la regado de la popolo.

Kiam ni jesigas, ke: Dio ne ekzistas, ni intencas, per tiu propozicio, nei la ekzistadon de la persona dio de teologio, la adorata dio — sub diversaj formoj kaj per diversaj manieroj — de la tutmondaj piuloj — la dio, kiu de nenio kreas la universon, de la ĥaoso la materion, la dio, kiu havas atributojn absurdajn kaj tedegajn al la homa prudento.

Ni do ne batalas la dion, kiun ĉiu filozofo kaj ĉiu mistikulo povas krei — eble laŭ sia bildo kaj simileco. Ne apartenas al ni, disputi pri «la animo de la mondo» de Giordano Bruno, «la monado» de Leibnitz, la «panteismo» de Spinoza, «la superega ekzistaĵo» de Robespierre, aŭ pri la «metafiziko» de Mazzini, aŭ la «direktanta ideo» de Claude Bernard.

Tiuj ĉi dioj prezentas nur simplajn filozofiajn elpensaĵojn; ili estas la respondoj al la «kialo» de vivo, kaj, anstataŭ pruvi la religiajn diojn, ili batalas kaj detruas ilian ekzistadon.

De Bacone, Galileo, Cartesio — tiu ĉi triunuo, kiu en Anglio, Italio kaj Francio iniciatis la eksperimentan filozofion, la Scienco, kun ĉiuj siaj fakoj, okupadis entute kaj almilitis ĉiujn kampojn de la homa scio, — tiujn ĉi kampojn, antaŭe senfruktigitajn de malplenaj akademiaj disputadoj de iuj pseŭdofilozofioj, hodiaŭ fariĝintajn fruktodonajn dank’ al nova metodo, kiu prezidas al la scienca serĉado — metodo esence objektiva — sen antaŭjuĝoj nek absolutaj antaŭsupozoj, — metodo de esploro, kiu, antaŭ ol demandi al si la «kialo’n» volas koni la «kielo’n».

Tiel, je ĉiu eltrovo de ĥemio, de fiziko, de biologio, kaj de antropologiaj sciencoj, je ĉiu praktika apliko de la eltrovitaj principoj, estas dogmo, kiu falas, estas parto de la malnova religia konstruaĵo, kiu elfalas kaj ruiniĝas. La senĉesa

[BILDO p.1 | 41,48,59,69] Portreta desegnaĵo de Benito Mussolini, sidanta, vidata de flanko, kun subskribo.

progresado de la naturaj sciencoj forigas — de la urbo al kamparo — la densajn mallumojn de la mezepoko kaj la amasoj dezertigas la preĝejojn, kie dum generacioj kaj generacioj ili trenis sin por preĝi dion — monstran naskaĵon de la homa nesciado.

Tamen la «diistoj», kaj sub tia nomo ni komprenas ĉiujn, kiuj certigas — nature senpruve — la ekzistadon de dio, kredas konfuzigi nin, kiam ili demandas: Forigita dio, kreanto kaj reguliganto de la universo, kiel la ateista materialismo klarigas la vivon en la estado kaj en la fariĝo? Kiel ĝi respondas al la superega «Kialo», antaŭ kiu staras la profunda nokto de la mistero?

Ni respondas: La lasta «Kialo» trenas nin en la kampon de la «hipotezo». Kiam ni alvenas al la ekstrema demando, al la limoj de tiu regiono, kiun Spencer nepropre nomas «la nekoneblon», ni preferas haltigi nian serĉadon anstataŭ ol tute okupi nin pri konstruado de metafizika sistemo — vera parolludo (ĵonglo). La teologiuloj kontraŭe, volante klarigi ĉion, ne haltas eĉ por formuli hipotezon.

Ili ne tenas kalkulon de tuj «rilatecoj» (relativitoj) de la homaj scioj, hodiaŭ bieno de filozofio; sed per absurda procedo, per abstraktaĵoj, ili alvenas al la unuo «dio», tegas ĝin per neeblaj atributoj, metas ĝin kiel eternan veron absolutan, pri kiu ne estas permesata la plej simpla dubo; forigitaj de metafiziko, ili alvenas al dogmo.

Ankaŭ scienco sin turnas al hipotezo, sed ĝi ne pretendas trudi ĝin, ne eĉ kiam ĝi (la hipotezo) fariĝas vero. Kaj nia hipotezo, dum ĝi estas certigata de la sciencaj rezultoj, ŝajnas al ni pli konforma al la bezono de la homa prudento, bezono de libero. La dio fantoma kaj superege ridinda de ĉiuj teologiaj skoloj, servas por haltigi la filozofian elserĉon kaj estas baro malhelpanta la progreson de la homa spirito.

* * *

Ni pensas, ke la universo, anstataŭ esti faraĵo de la teologia kaj klerikala dio, estas nur elmontro de la materio unika, eterna, nedetruigebla, kiu neniam havis komencon kaj neniam havos finon. La materio havas «modojn» per kiuj ĝi sin reflektas en la granda urbo de la homa animo, «modojn», kiuj aliformiĝas, disvolviĝas, kaj migras de formo al formo ĉiam pli kaj pli eminenta.

En tiu ĉi grandega kaj senĉesa pro-

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

greso de solvo kaj realpleniĝo, nenion oni kreas, nenion oni detruas.

La vivo do, la vivo — en universala signifo — estas nur ĉiama brulado de energioj eterne novaj. La universon oni klarigas kiel movadon de fortoj. Ĉiujn fenomenojn studatajn de la fiziko (varmon, lumon, sonon, elektron), oni povas konsideri kiel vibradojn pli aŭ malpli fortegajn de materio. Materio estas regata de eternaj kaj neŝanĝeblaj leĝoj, kiuj konas nek moralon, nek bonvolon, kiuj ne respondas al la plendoj kaj preĝoj de homoj, sed sur ili repuŝas senkompate ilian sorton. Tiuj ĉi leĝoj regas ĉiujn de la plej malgrandaj al la plej gravaj fenomenoj, de la apero de kometoj al la burĝonado de floroj. Kontraŭ ili homo nenion povas. Ĝi povas sukcesi koni ilin, servi sin per ili, sed ĝi ne povas haltigi ilian agon, bonfaran aŭ malbonan. Kiu povus malebligi la faladon de la akva vaporo, kiu donas la roson? Kiu povus haltigi la teron en ĝiaj dekunu samtempaj movadoj? Kiu povus kontraŭstari al la alfluo de marmovoj aŭ malpermesi la lumon de la suno?

La evolucio regas la «modojn» de materio pro ĝi de la «nekoloraĉelo», kiu prezentas la unuan momenton de la besta vivo, oni alvenas per intersekvaj aliformiĝadoj ĝis ĝia plej alta esprimo: la homo.

El la itala «Populara Universitato» (Rivista Universita Populare) 1913, tradukis Guteto kaj Ebano.

EL BLANKRUSIO

«Ĥatniki»

Preskaŭ en ĉiu pli-malpli granda blankrusa vilaĝo vi trovos ĝian centron de la kulturo. Ĝi estas vilaĝa legejo, tre moderna vilaĝa klubo, kiu estas nun same necesa por blankrusa kamparano, kiel sigelo de la vilaĝsoveto aŭ grenejo de la komitato de «reciprokhelpo». Kamparano iras en legejon por legi tie gazeton, ricevi bonan konsilon, ekscii la novaĵojn. Ĉiuvespere preskaŭ la tuta aktivularo de la vilaĝo vizitas sian legejon; tie ĉiam lernas 2—3 rondetoj, kolektiĝas knabinoj por ricevi kudro-lecionon. Likvidon de analfabeteco, preparon por teatro-prezentado, murgazeton, disputon pri dio — ĉion ĉi vi trovos nur en legejo. Eĉ tute griza maljunulo, kiam al li tedos sidi en la domo, venas en legejon por aŭskulti «junularon».

Sed kiu gvidas la tutan laboron de vilaĝa legejo, kiu estas vera centro de ĉi laboro? Estas ili, la t. n. «ĥatniki», legejestroj.

*

En tuta Blankrusio nun estas 728 legejoj; el ili 362 estas fonditaj kaj subtenataj de la kamparanoj. Por la ceteraj la rimedojn donas la ŝtato. Krom legejoj ekzistas la t. n. «ruĝaj anguletoj», neplenaj legejoj, la konstruoj, kie legejo okupas ne la tutan domon, sed nur ĝian parton. Da lastaj estis pasintjare 989, nun estas 1469. Kaj la plej aktivaj fondantoj de ĉi legejoj kaj «ruĝaj anguletoj», kolektantoj de la mono por ili inter kamparanaro, estas la «ĥatniki». Tiuj ĉi ne ĉiam ricevas salajron por sia laboro; plej parte ili estas nur aktivaj kamparanoj, kiuj laboras tute senpage.

Jen estas unu ekzemplo de ili:

«En vilaĝo Tumanovka, tre malgranda vilaĝo, kiu havas 25 domojn, iu kamparano el apartenantaj al li du ĉambroj donis unu ĉambron por «ruĝa anguleto». La laboron de ĉi anguleto li gvidas mem. Li mem ĉiutage iras en alian vilaĝon, kie estas legejo, por ricevi gazetojn kaj librojn.»

En ĉiuj legejoj ni havas jen kiajn anguletojn: «Anguletojn de Lenin» — 342,

[BILDO p.2 | 38,42,63,55] Foto: maljuna virino kun tuko sur la kapo kaj du barbaj maljunuloj kun kaskedoj legas gazeton.

En vilaĝa legejo.

kontraŭreligiajn — 126, de IRH — 114, ruĝarmeajn — 173, virinajn kaj kooperativajn — po 126. Rondetojn ni havas: agrikulturajn — 501, politikajn — 356, dramajn — 383, kontraŭreligiajn — 72, diversajn aliajn — 503. En ĉiuj ĉi rondetoj tra tuta Blankrusio aktive laboras 25 000 kamparanoj.

Kiam iu aktivulo aŭ kuracisto alveturas vilaĝon el urbo, li faras lekcion; la lekciojn organizas ankaŭ nepre legejoj; dum la dua duono de 1926 nur pri agrikulturo estis faritaj por kamparanoj 6163 lekcioj, kiujn aŭskultis 323 414 personoj. La vilaĝa legejo fariĝis kvazaŭ primitiva kamparana universitato.

Ĉion devas organizi kaj gvidi la «ĥatniki». Revoluciaj festoj, reelekto de la soveto, la laboro de kooperacio, la laboro de virinaj grupoj kaj de komsomolanoj ne povas lin preteriri, ne povas preteriri kamparanan legejon.

Tiel iom post iom kleriĝas malklera, plejparte analfabeta Blankrusio. Plej grandan parton de la nova lumo en niaj vilaĝoj ni ŝuldas al nekonataj, neeminentaj, senlacaj kaj nepostulemaj laborantoj de Blankrusia vilaĝo, al «ĥatniki».

P. Kirjuŝin-Minsk.

EL TURKIO

Farso

Turkio, la lando de progreso, kie ĝis nun la laboristoj tute ne ludas ian, eĉ etan, rolon en politika vivo, kie ne estas necesaj elektoj, ĉar nur oficialaj kandidatoj povas esti elektataj kaj kie neniu rajtas esti en opozicio kontraŭ la regantoj. Jen elĉerpaĵo el loka jurnalo:

«La preparoj por la parlamentaj elektoj jam komenciĝis. La publika opinio estas direktata por la elekto de la kandidatoj, kiujn rekomendas la Popola Partio¹). Nia popolo fine komprenas, ke en la vicoj de la Popola Partio, la liberiganto de la lando, troviĝas la saĝaj kaj veraj defendantoj de la patrio. Ne estas loko en nia lando por la opozicio. Oni bone komprenas, ke ĉe ni ‘opozicio’ estas sinonimo de reakcio aŭ oportunismo. El malnovaj deputitoj, oni opinias, ke nur du anstataŭiĝos kaj ke la ceteraj reelektiĝos.»

Ve al iu, kiu proponus sin kiel kandidaton, kies pensoj ne koincidas kun tiuj de la registaro! Eble ne ĉiuj scias, ke homo, eĉ parlamentano, kiu esprimas iun opinion kontraŭan al tiu dezirata de la diktatoroj, estas nomata perfidulo kaj traktata per ŝnuro. Dekoj kaj dekoj da kleraj homoj de la lando jam forpasis per ŝnuro en la lastaj jaroj.

La laboristoj en Turkio estas en tre feliĉa pozicio: ne estas permesate al ili eluzi siajn fortojn por fondi sindikatojn aŭ politikajn organizojn, nek presigi gazetojn aŭ tendencan literaturon, nek kunveni ktp. Sekve restas al ili multe da tempo por . . . laboradi aŭ malsatadi. Tiuj, kiuj havas laboron, laboras po 10 ĝis 14 horoj ĉiutage por tre malaltaj salajroj. Kompreneble, se iu penus fondi laboristan aŭ socialistan organizon (jam malpermesita) tiu estus tuj proklamata «perfidulo», kaj li ricevus sian «meriton», kolĉenon. Pro tio la jurnalaro tute silentas pri laboristaj emancipaj temoj. Se jurnalo presigas porlaboristajn artikolojn ĝi estas tuj ĉesigata.

E. E. Y.

¹) Partio de la registaro kaj ĝia amikaro.

[REKLAMO p.2] ŜTATO KAJ REVOLUCIO DE N. LENIN estas verko, kiun ĉiu revoluciano devas nepre havi en sia biblioteko — 150 paĝoj, formato 12×18. Prezo: 1 mk. g. — Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT Colmstr. 1, III, Leipzig O 27

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

ĈINIO

vidita de franca burĝo

Ĉar la ĉiniaj SAT-anoj ne konsentas informi niajn legantojn pri la moroj, vivkondiĉoj ktp. de siaj samregionanoj, ni estas devigitaj ĉerpi sciigojn ĉe burĝa korespondanto. La ĉi suba raporto estis ja sendita al la grava pariza gazeto «Le Temps» (La Tempo) de ĝia enketanto.

Kompreneble la publikigo de tiu raporto ne signifas, ke ni aprobas aŭ kredas ties enhavon, pri ĝia objektiveco ni ja ne povas juĝi, ĉefe celas instigi niajn orientajn K-dojn, ke ili mem informu la legantojn de «S-ulo» kaj okaze rebatu la vidpunkton de la burĝa raportanto. — E. L.

. . . Estas tiel nesaĝe opinii pri la ĉinoj ope, kiel rapidege konkludi, ke apartaĵo estas ĝeneralaĵo. Malprave estas aserti, kiel multnombraj eŭropanoj renkontitaj dum mia rondvojaĝo, «ke tiu flavulraso estas malŝatinda, ke oni devas viptrakti ĝin, koloniigi ĝin, ne perdante tempon por instrui ĝin». Same eraras blankula profesoro, kiam li opinias, ke li trafis la koron kaj spiriton de siaj flavulaj instruitoj, ĉar ili kun intereso ĉeestis liajn kursojn kaj plenumis la finajn ekzamenojn. La natureco tre rapide reiĝas; sed kiom ajn trompa estu la rolo de edukisto, mi asertas, ke la okcidentanoj ne devas ĉesi destini sin al ĝi, se ili ne volas, ke aliaj homoj praktiku ĝin malprofite al ili, aŭ ke la malbonaj, libere malvolviĝintaj instinktoj de kvarcent milionoj da ŝtatanoj konduku tiun homamason al la plej gravaj ekscesoj (troegaĵoj). Plie estas konsentote, ke neniam azia animo tute submetiĝos je la eŭropa kulturo, ke neniam estos asimilacio (miksiĝo) inter flavuloj kaj blankuloj, ke estas malsaĝaĵo voli bone fari pli ol kompreni kaj klarigi la mensajn disĉelojn, kiujn oni ne povas interpreti. Estas reliefigante kelkajn apartaĵojn de la ĉinaj moroj, ke oni helpos fremdulon por pli bone kompreni la politikajn okazaĵojn, ĉiamaj en tiu vasta lando.

Multe da tio, kio ŝajnas al ni malnobla, estas taksata en Ĉinio kiel civitana virto. Tute ordinara fakto estas, ke subulo cedu al subaĉeto de la kontraŭulo de sia estro, kaj pli poste reiru al ĉi tiu lasta. Ni ne skribu pri la familiaj kutimoj, nek pri la neleĝa edzeco praktikata de la plej altrangaj personoj kiel de la plej humilaj. Ni ne atentu pri la forrabado, kiu en kelkaj provincoj estas ŝtatorganizo. La administrantaro malpli elspezas, pagante regulan kompensaĵon al la rabistaroj ol pagante ĝendarmaron por batali kontraŭ la rabistoj.

Rilate komercon — pri kiu la ĉinoj estas lertegaj — oni ne povus negocadi laŭ la reguloj de honesteco, kiuj ŝajnas al ni tute ordinaraj. En la plej malgravajn negocojn intervenas aganto tre ĉina, kvankam lia nomo estas usonigita. La «squeeze» (trad.: kunpremi aŭ kunpremo kaj elparolu: skuiz) estas samtempe verbo kaj substantivo. Oni «squeeze-as» kaj oni ricevas «squeeze’on». La «squeeze» estas nek leĝa komisiono, nek imposto okaze elprenita de makleristo, nek donaco al atestanto de komerckontrakto, ĝi estas samtempe ĉio ĉi tio. Ekzemple la kelnerestro de restoracio «squeezeas» la gajnon de la kelneroj, kiuj mem ankaŭ elprenas iomete el la salajro de la telerlavistoj. Iun tagon, kiam mi estis aĉetinta «curios‘on» («kuriozaĵon») kaj ricevinta, post longdaŭraj interparoladoj, rabaton da 50% je la postuloj de la vendisto, mi petis, ke li liveru mian aĉetaĵon hejmen. «Neeble je la prezo, kiun mi konsentis al vi, li respondis, ĉar la pordisto de via hotelo postulos sian «squeeze’on» ĉe la enirejo, kaj mi perdos mian tutan profiton. «Ĉiu fremda firmo lokita en Ĉinio, ĝi estu ĉu kontoro, komercejo, banko aŭ ŝipvetura kompanio, estas devigata por trakti kun la ĉinoj, peti la helpon de «comprador» (aĉetanto). La «comprador» estas homo kutime rasmiksita, kiu utilas samtempe kiel peranto kaj kiel garantio por sia uzanto. Li certigas la plenumon de la kontraktoj, pri kiuj li longe diskutis kun la ĉina klientaro; li estas same responda je la pagoj de la enspezoj. Pri lia gajno, ĝi konsistas nur el «squeeze’oj» deprenataj el la ĉinaj aĉetantoj kaj vendantoj. «Comprador» de banko gajnas ne malpli ol 200 000 dolarojn jare. Li evitigas al siaj blankulaj dungintoj elporti la tiranecon de la «squeeze», kies uzado, tiom ĝeneraligita kiom tiu de l’ opio, furiozas ĉe ĉiu ŝtupo de la socia ŝtuparo, tiel inter kulioj de brakveturiletoj, kiel inter oficantaj ministroj. Tio estas ankoraŭ unu el la multnombraj facetoj de la ĉina spirito, per kiuj klariĝas multaj sekretaĵoj de la politiko.

Ĉar mi raportas ekzemplojn, mi citos jenan lastan anekdoton. Forveturante de Moskvo, la vagono de la transsiberia vagonaro, kiu forkondukis min orienten, loĝigis inter aliaj vojaĝantoj kvar junajn ege modernajn ĉinojn. Du venis el Nov-Jorko, kie ili studis dum tri jaroj, la du aliaj el Berlino kaj el Heidelberg. Ni renkontiĝis plurfoje ĉiun tagon, je la manĝohoroj, sur la trotuaroj de la stacidomoj, kiam mi ne iris por babili al ili, kie estis fonografo por dancejo. Post Manĉurio kaj dum ni veturis sur ĉina teritorio, miaj kunvojaĝantoj malaperis. Mi neniel atentis pri tio, kiam, promenante en la stacihalo de Mukden, mi aŭdis, ke oni vokas min el triaklasa vagono plenplena je jupvestitaj «ĉieluloj». La kvar K-doj estis tie; ili estis ŝanĝintaj la kompleton laŭ angla modo por la nacia robo, la grizan feltĉapelon por ĉapeto el nigra silko, la ŝuojn el bovledo por pantofletoj el drapo. Kaŭrintaj sur siaj kalkanoj, ili manĝis per vergetoj la tradician rizon meze de sennombraj malkonvenaĵoj, kiuj estas la kutimo en la ĉina mondumo je la digesthoro, kaj sur iliaj ĝojigitaj vizaĝoj brilis la ĝojo esti retrovintaj la devenan ŝlimon. Per tiu vidaĵo oni povis konkludi, ke tute maltrafe tri eŭropanigaj jaroj estis truditaj al tiuj junuloj; aliparte mi tiel opiniis, sed du monatojn pli poste, en Nankin, invitite de la naciema registaro, mi trovis la studenton el Berlino inter la arĥitekturistoj komisiitaj por rekonstrui la urbon laŭ la plej modernaj metodoj de la urbaranĝo. Estas vere, ke lia senpera estro, licenciato pri sciencoj de la fakultato de Bordeaux, laboris de 1919 ĝis 1924 en Lille ĉe grava entrepreno por rekonstruado de ruinigita norda regiono.

Ne esplorante pli profunden tra la multenombraj misteroj de la ĉina psikologio, oni povas allasi, ke Ĉinio estas vasta termitujo, kie 90% el la loĝantaro vivas, multobliĝas, laboras sen higieno, ĝojo, metodo nek ribelo. 9% el la cetero ekspluatas la bonajn same kiel la malbonajn instinktojn de la raso, sub direkto de estroj zorgantaj pri la ĝenerala intereso, nur post kiam ili kontentigis la postulojn de siaj propraj emoj. Fine areto da malprofitemaj homoj, havantaj idealistan spiriton delikatigitan de oftaj kontaktoj kun Okcidento, entreprenis la timegindan taskon similigi sian patrolandon al tiuj, kiujn ili vizitis. Ĉu ili sukcesos? Ne antaŭ duon-jarcento, certigas la plej optimistaj. Efektive, la ĉinoj suferas heredan malfortecon: sian malsaneman nervecon, kiu kondukas ilin de la plej egaj troigaĵoj ĝis la plej granda senkuraĝeco. Sed kiel kompensaĵon ili posedas tri ecojn kreskintajn ĝis la plej alta grado: la submetiĝon, la paciencon kaj la maltimon pri la morto.

Estas kun iliaj mensa posedaĵo, difektaĵaro, tiom apartaj moroj, religio, filozofio, malhumileco, krueleco kaj ĉio, kion mi rapide priskribis al vi, ke oni devas vidi ilin moviĝantaj sur la politika scenejo, kies kurteno ne estas malleviĝinta de dekses jaroj.

Robert Poulaine.

Sen la permeso de l’ aŭtoro tradukis I. H. K.

[BILDO p.3 | 73,68,80,73] Kvinpinta stelo, emblemo de SAT.

Unu el la ĉefaj celoj de SAT estas INTERKOMPRENO de ĉiulandanoj.

Koni la eksterajn fakojn, la vivkondiĉojn, salajrojn, ne sufiĉas.

Necesas informiĝi pri la sentoj, pri reciprokaj opinioj.

Tial rakontu viajn vojaĝ- kaj kongresimpresojn kaj sciigu pri la malsameco de la moroj. Esprimu tute sincere vian opinion!

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

EL AŬSTRALIO

Sklavigitaj kulioj

(Eĥo de malnovaj kanakaj tagoj¹)

La alveno de la vaporŝipo «Hai Mun», forportante ĉinajn kuliojn al la francaj Novaj Hebridoj, kaŭzis grandan intereson ĉe la marbordo. La «Hai Mun» estas ŝipo de 3000 tunoj kaj portis 380 junajn ĉinojn. La plej multaj el ili ŝajne estis ĉirkaŭe dekok-jaraj. Ili svarmis tra la tuta front- kaj malantaŭa parto de la ŝipo. La tuta ŝipmezo estis giganta kaĝo. Feraj bariloj enŝlosis la flankojn, komplete fermante la parton, en kiu la kulioj estas enfermitaj kaj disigitaj de la ceteraj partoj de l’ ŝipo. Malaja gardostaranto estas ĉiam tie por malhelpi kuliojn, kiuj estas forkuremaj.

Kiam la «Hai Mun» estis alveninta, ĝi estis vizitata de multnombraj distingindaj ĉinaj urbanoj. Unu el ili iris sur la ŝipon por paroli kun la ŝipestro, kaj aliaj por intervjui la kuliojn. Tuj ili komencis paroladi, sed la gardostaranto raportis tion al la ŝipestro, kaj tiu ĉi kiel eble plej rapide kuris al la flanko de la ŝipo kaj ekkriis al la vizitantoj: «iru al infero kaj observu viajn proprajn aferojn!» Unu el la ĉinoj diris, ke li estas ĝoja pro la okazo paroladi kun siaj samlandanoj, sed tio ĉi ne estis permesata. Ĉiuj ĉi kulioj estis ligitaj per kontrakto kaj traktataj kvazaŭ krimuloj. (Ĉu iu scias, kian laboron tiuj junuloj povus fari en la Novaj Hebridoj?)

Maristoj, venante el la Oriento, rakontas, ke en ĉiuj orientaj vaporŝipoj la parto de la ŝipo por la ŝipanaro kaj ŝipestro estas disigita per feraj bariloj de la alia parto de la ŝipo, por ke la ŝipanaro estu protektata. Alia kaŭzo por la feraj bariloj estas, ke la ŝipestro estas devigata pagi 100 sterlingojn, se iu el la kulioj forkurus.

Oni povas vidi el tiaj okazintaĵoj, ke estas tre necese ŝanĝi la sistemon, kiu kaŭzas tiajn malhumanajn situaciojn.

(9625-Townsville.)

¹) Kanaka estas indiĝeno de Sudmara-Insularo, speciale iu dungita en Queensland pri sukerplantado. — Red.

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 36-jara laboristo ĉe granda teksfabriko, kie estas okupitaj ĉirkaŭe 1000 gelaboristoj. La tago de mia vivo komenciĝas je la 7-a h. matene, ĉar jam je la 8-a mi devas esti en la fabriko.

Iafoje mia edzino kaj infanoj leviĝas eĉ pli frue ol mi. La infanoj komencas ludi, kaj la edzino iras komunan kuirejon, kie jam estas preparita bolanta akvo.

La fabriko, kie mi laboras, troviĝas je distanco de 30 km. de la urbo kaj 3 km. de la stacio. Ĉiuj laboristoj vivas en la loĝejoj disponitaj al ili de la fabriko. La loĝejoj prezentas el si grandajn trietaĝajn domojn kun 200 ĉambroj en ĉiu domo. La ĉambroj estas ne grandaj, kun unu fenestro. Nur angulaj ĉambroj havas po du fenestroj. Malgraŭ sia malgrandeco, la ĉambroj estas plenigitaj de homoj, ĉar la loĝeja krizo ĉe ni estas tre granda. En multaj ĉambroj loĝas po du, eĉ tri familioj.

Tiuj ĉi maloportunaj domegoj estis konstruintaj eksmastroj-kapitalistoj. Nun oni konstruas novajn domojn, ne tiel grandajn, sed pli oportunajn. En ĉiu novekonstruita domo estas nur du-kvar loĝejoj kun po 3 ĉambroj. Laboristoj tre volonte enloĝiĝas en tiujn domojn, sed ni ankoraŭ estas ne tiel riĉaj kaj ne povas tuj kontentigi ĉiujn dezirojn.

Krom tio multaj laboristoj tiel bone perlaboras, ke ili havas la eblecon konstrui domojn je propraj monrimedoj. Siaflanke la laborista registaro monhelpas tiujn konstruantojn.

En ĉiu komuna loĝejo vivas ĉirkaŭe 1000 personoj. Por prepari manĝaĵon por tiu aro da homoj, ekzistas du fornoj ĉe kiuj estas okupitaj tri kuiristinoj. Krom tio du homoj senĉese de la 7-a h. matene ĝis la 10-a vespere, en aparte konstruita kaldrono, boligas akvon. Kvankam ĉiuj laboristoj havas samovarojn, ili boligas en tiuj akvon nur dimanĉe aŭ festotage. Estas pli oportune kaj senzorge preni jam boligitan akvon de la kuirejo kaj, broginte teon en tekruĉo, ĝin trinki.

Jen kial ellitiĝinte matene, mi aŭ mia edzino prenas tekruĉon kaj iras en la kuirejon. Matene, tagmeze kaj vespere tiel agas ĉiu laboristo, kaj apud muĝanta kaldrono staras vico da soifantoj . . .

Trinkinte teon, mi je kvin’ minutoj antaŭ la oka iras la fabrikon, ĉar mia loĝejo troviĝas proksime, kaj mi ne timas alveni neĝustatempe. De la 8-a h. matene ĝis la 12-a daŭras nia laboro en la fabriko. Je tagmezo mi finas mian laboron kaj ĝuas tagmanĝan ripozon ĝis la 14-a. Post duhora ripozado, dum kiu mi tagmanĝas kaj tralegas jus ricevitajn gazetojn, mi denove komencas la laboron. Ĝi daŭras ankoraŭ kvar horojn, fine je la 18-a h. finiĝas por ree komenciĝi la morgaŭan tagon je la sama tempo. Vespere mi iom laboras en mia legomĝardeno, vizitas bibliotekon, legas librojn, ofte ĝis la 24-a h. skribas leterojn al miaj korespondantoj alilandaj aŭ korespondaĵojn en niajn gazetojn laboristajn. Iafoje mi simple promenas kun miaj infanoj sur la bordo de sufiĉe granda kaj bela rivero «Klazma», sur kies dekstra bordo staras nia fabriko.

Sabate mia labortago daŭras nur ses horojn. Je la 14-a h. tage ĝi finiĝas kaj de tiu tempo mi estas libera dum 42 horoj. Multaj laboristoj, preninte fiŝkaptilojn, foriras boate por tutan nokton fiŝkapti. Al mi fiŝkaptado ŝajnas tre enua okupo. Mi preferas planti kreskaĵojn aŭ promeni en apuda arbaro, kiu etendiĝas je multaj kilometroj seninterrompe.

Dimanĉe mi kun la tuta familio iras sportkampon observadi pilkludon de nia junularo laborista. La pilkbatalo ĉiam estas tre vigla kaj interesa. Laboristoj tre ŝatas rigardi pilkludon kaj ĉiam vizitas ĝin volonte en granda nombro. Dum pilkludado ĉeestas ĥoro de muzikistoj.

Ĉio ĉi: bela vetero, hela suno, verda arbaro, meze de kiu serpentumas majeste-trankvila rivero, vigligaj sonoj de la muziko, rapidaj movoj de korpesanaj junuloj, iel ĝojigas . . .

Festotago iafoje finiĝas per vizitado de kinoteatro kaj poste, ree labortago sinsekvas post labortago ĝis nova festo.

Ivan Jovlev (9741), fabriko «Komunistiĉeskij avangard», Sovetio.

★

Unu horon en Franzensbad (Ĉekoslovakio)

Ho, kie vi estas nuntempe, vi farintoj de ĉio ĉirkaŭanta min?

Migrante de Eger al Asch (Aŝ) ĉe germana limo, eĉ ne sciinte pli antaŭe, mi troviĝis en unu el la multaj burĝaj internaciaj someraj renkontejoj, Franzensbad. Je unuaj paŝoj en la urbo mi rimarkis antaŭ hotelo sidantaj kelkajn polajn judojn, kiuj certe venis tien, por ripozi de trompado de laboristoj en iliaj butikoj en Varsovio aŭ en iu alia urbo, por ke ili denove povu samon fari pli facile. Poste mi renkontadis lukse vestitajn burĝinojn, kun iliaj amatoj-hundoj, kies hundoj certe pli bone tagmanĝis ol mi, ĉar tiun tagon mi tagmanĝis nur sekan panon. Fine mi venis urbcentron, kiu konsistas el grandega parko, ĉirkaŭita de diversaj artefaritaj domoj, hoteloj, kafejoj ktp. La parko estis plena de promenantoj, kiuj promenis inter diversaj arboj, fontanoj, artefaritaj lagoj, pontetoj, roketoj ktp. (faritaj de neindaj laboristoj, nomitaj de nunaj posedantoj). En unu kafejo mi vidas enamiĝintajn burĝajn geidojn, mi nenion povis aŭdi tra la fenestro, sed certe ili parolis pri iu estinta aŭ estonta ekskurso per aŭtomobilo aŭ pri iu arangita aŭ arangota plezuro, al kiuj ili partoprenas ne zorgante pri mono, ĉar en fabrikoj aŭ en iu entrepreno de iliaj gepatraĉoj laboras por ili aparte po kvindek gelaboristoj. En alia kafejo mi vidis rondon de pli maljunaj burĝoj, legantaj gazetojn, kaj interrompe diskutante «pri kio eble demandos iu el niaj legantoj», pri monkurzo kaj laŭ ĝi pri malaltigo de laboristaj salajroj.

Rigardante ĉion ĉi, la vortoj mem flustriĝis: «Ho, kie vi estas, farintoj de ĉio ĉirkaŭanta min?»

Sed vi, kiuj ĉion ĉi faris propramane, ricevadinte por via laboro nur tiom, por

— pàgina 5 —

ke vi povu vivi kaj laboregi, al vi neinduloj estas malpermesite veni ĉi tien. Vi laboristoj, vi simpluloj, vi ne bezonas ripozon en freŝa aero, por vi ekzistas fabrikoj, kelaj loĝejoj, urba polvo kaj fumo de fabrikoj. Ĉiu alveninta laboristo en tia loko jam estas atendata de fidelaj burĝaj servistoj — la policistoj, kun demando «kiun vi serĉas, kion vi volas fari ĉi tie, eble vi venis por ion ŝteli aŭ iun rabmortigi?». Kaj ĉiu tia alvenintoneindulo estus tuj forpelita trans la urblimo aŭ eĉ trans landlimo, laŭplaĉe de s-roj policistoj.

Sed malgraŭ nehavo de sufiĉaj dokumentoj kaj malgraŭ mia jam eluzita vestaĵo, nenio min timigis kaj mi sidiĝis sur benkon apud jam sidantaj tri burĝinoj sur la apuda benko en la parko. Mi streĉis miajn orelojn por pli bone aŭdi ilian paroladon, kaj kion mi povis kompreni: ili parolis nur pri vestaĵoj, manĝaĵoj, plezuroj, veturadoj, pri amo kaj diversaĵoj. Sed neniu el ili eĉ pripensis, ĉu iu el ties dungitoj estas malsata, malsana aŭ nuda. Ne, tio ne estas ĉefaĵo por ili, la ĉefa afero estas, ke dungitoj nur laboregu. Aŭdante ilian interparoladon kaj observante ĉirkaŭ mi okazintaĵojn, mi rimarkis, ke alproksimiĝas mia plej bona «amiko» la policistaĉo. Ne volinte paroli kun li kaj dormi sub sama tegmento, mi ekstariĝis forirante al mia celo, kie min jam atendis la K-doj SAT-anoj.

Survoje senĉese flugis pensoj «ho vi, farintoj de ĉio, kion mi vidis en tiu amuzej-urbo (kaj kio ankoraŭ ekzistas?), vi jam delonge mortis en mizero kaj malsato dum via maljuneco aŭ malsaneco, ne ĝuinte viajn faraĵojn kaj eĉ viaj geidoj ne ĝuas ilin»!

Ho vi, geidoj de multfarintoj, vi estas ankaŭ multfarintoj kaj mizeruloj blindaj kiel viaj gepatroj, vi, almenaŭ vi ekvekiĝu, malfermu la okulojn kaj ekrigardu, rigardu ĉirkaŭ vi. Ĉio, kion vi vidas en la mondo, ĉio nur apartenas al vi, vi estas solaj posedantoj de ĉio, kaj vi tamen malsatas kaj mizeras. Tial malfermu la okulojn, kunigu viajn fortojn kaj kune amase forprenu viajn posedaĵojn de ŝtelistoj, kaj en via propraĵo vivu kaj ĝuu kiel eĉ decas al vi.

Nekonatulo (8900).

Postkongresa ekskurso en Grenoble

La 17-an kaj 18-an de aŭgusto ĉirkaŭ 35 gekongresanoj veturis al Grenoble. La sekretario de la tiea LEA-grupo, K-do Ragault, akompanata de kelkaj grupanoj, akceptis ilin ĉe la stacidomo, por ilin konduki al la antaŭmenditaj ĉambroj kaj gvidi la karavanon tra la urbo.

Tre bone estis aranĝita la ekskursprogramo. Bedaŭrinde, jaŭdon posttagmeze pluvego malhelpis la projektitan promenadon tra la bela, moderna urbo, tial la tempo estis pasigita en muzeo enhavanta multajn vidindaĵojn kaj en apuda vasta biblioteko kun ekspozicio de dokumentoj el la romantika epoko.

Vespere, en la luksa salonego de la urbdomo, okazis propaganda kunveno organizita de la laborista esp. grupo. Malmultaj estis la ĉeestantoj, certe pro la malfavora vetero. Tamen la morgaŭan vesperon prezentiĝis bonega okazo por propagandi: grandamase la laboristoj venis al la urba gimnastikejo, kie okazis kunvenego por Sacco kaj Vanzetti. La vasta ĉambro estis plena. K-dino Pemberton-France kaj K-do Mailand diris kelkajn parolojn, tradukitajn de K-do Ragault kaj tre aplaŭditajn.

Vendrede, je la 7-a h. du aŭtomobilegoj veturigis la ekskursantojn al la intermonto Lautaret (alt. 2058 m.) kaj Galibier (2550 m.), preskaŭ 100 km. orienten de Grenoble. La vojo trapasita estas vere rava. Komence ĝi laŭiras la valon de la torento Drac, kaj post ĉirkaŭ 10 km. tiun de ĝia alfluanto Romanche. En tiu regiono de «blanka karbo» floras multaj industrioj: paperaj, metalurgiaj, elektroĥemiaj, gipsaj, silkaj fabrikoj ktp. La deklivoj de la proksimaj montoj estas kovrataj de arbaroj, kie kreskas multaj abioj, precipe uzataj por la paperfabrikado. De la vilaĝeto Rochetaillée oni trairas dum 15 km. produktivan ebenaĵon; poste la valo malplilarĝiĝas; tiam la torento Romanche fluas funde de abrupta tre alta interkrutejo, kiun superas la vojo, pasanta tra kelkaj tuneloj. Dum la tuta vojirado oni povas admiri multajn kaskadojn, kun akvo blanke ŝaŭmanta sur la rokoj, inter la verdaj arboj.

Ni preterpasas la montopinton Meije (3987 m.), ĉirkaŭata de glaciejoj, kaj post nelonge la aŭtomobilegoj haltas antaŭ la hoteloj de intermonto Lautaret. Post rapida konsumado de niaj manĝaĵoj sur la herbo kaj iom da marŝado en tiu loko, la aŭtomobilegoj per zigzaga vojo nin alvenigas preskaŭ ĝis la supro de Galibier, kiun ni suprengrimpas piede. De tie, ĉar la vetero estas hela, ni ĝuas belegan panoramon sur la alpaj montoj. Orientiga rondforma tabulo, konsistanta el plano kun foto de ĉirkaŭaĵo ĝis horizonto, reproduktita sur emajlita lafo, ebligas rekoni ĉiujn montopintojn, eĉ plej malproksimajn.

La reveturado efektiviĝas laŭ la sama vojo ĝis la urbeto Vizille. Tie staras bela renesancstila kastelo, nun ŝtata bieno, en kies ĉambroj okazis en 1788 kunveno de la provinca delegitaro de regiono Dauphiné, kiu preparis la grandan revolucion. Trairinte tiun urbeton, ni reiris al Grenoble, trapasante la luksan banurbeton Uriage. Kelkaj K-doj, intencantaj foriri dumnokte al Parizo, adiaŭis nin post reveno en la urbo.

La morgaŭan tagon, kvaronhoro antaŭ la sesa, ĉirkaŭ 20 restantaj Gek-doj veturis trame al Saint-Nizier, vilaĝeto kuŝanta sudokcidenten de Grenoble, je alteco de 1170 m. Post matenmanĝo nia karavano ekiris al la monto Moucherotte, kiun ni suprengrimpis. La vojeto preterpasas apud alta unuŝtona roko nomata «La tri virgulinoj», ĉar neniu sukcesis surgrimpi la tri pintojn. Post trihora suprenmarŝado ni alvenis ĉe la supro (1906 m.). Tie ni ĝuis admirindan vidaĵon al la valo de Graisivaudan, kie staras Grenoble ĉe la kunfluejo de Isère kaj Drac, al la Alpoj ĝis la Blanka Monto, al la valo de Romanche kaj, sur la kontraŭa flanko, al la belega regiono de paŝtejoj kaj arbaroj Vercors kaj al la Cevennes-montaro. Momente vera maro de nuboj flokecaj kovris la valon; super ĝi elstaris la tuta alpa montaro en la blua ĉielo. Post nelonge la vualo fortiriĝis kaj iom post iom reaperis la rava pejzaĝo. Ankaŭ tie ĉi orientiga tabulo ebligas rekoni ĉiujn montopintojn.

Malgraŭ nia plezuro rigardadi, ni devis pensi pri supreniro. Tagmanĝinte kaj iom ripozinte en Saint-Nizier, ni ekmarŝis al aliaj naturbelaĵoj. Tra mallarĝa kruta intermonto, tre pitoreska, sed malfacile paŝebla, nomata «La paŝejo de l’ paroĥestro», ni alvenis al la interkrutaĵoj, kie muĝas la torento Furon. Ĝin ni laŭiros je kelkaj kilometroj ĝis la vilaĝo Sassenage per vojeto jen sur la supro de l’ krutaĵo dufoje pli alta ol la arboj, jen malsuprenirante ĝis la brueganta akvo ŝaŭmanta.

Trapasinte ponteton, ni haltas antaŭ la enirejo de la «kuvoj de Sassenage». Tie du vastaj grotoj kuŝantaj unu super la alia kaj interkomunikiĝantaj estas enirejo de multaj internaj galerioj. En iu troviĝas en la roko du rondformaj truegoj, kie amasiĝas akvo dum la degelado. En la malsupra groto rivereto fluas al Furon. Necesas du horoj por viziti, kaj bedaŭrinde ni ne disponas je tiom da tempo.

Cetere niaj okuloj povas satiĝi per aliaj belaĵoj. Tie, la granda deklivo de la fluejo, la multaj rokblokoj — kelkaj ege dikaj — defalintaj de la montoj formas kvar kaskadojn muĝantajn… Poste, la torento bridita fluas kviete tra la vilaĝo Sassenage ĝis la rivero Isère.

El la ĉi-supra vilaĝo tramo revenigis nin al Grenoble. Estis preskaŭ la 8-a h. vespere. Post tiu laciga tago ni ĉiuj adiaŭis kun espero nin renkonti venontan kongreson.

La dimanĉon kelkaj germanaj K-doj, gviditaj de K-do Ragault, devis foriri frumatene por pasigi kelkajn tagojn sur la montaro. Eble iu partopreninto raportos pri tiu alpinista ekskurso.

Restas al mi danki kore la Grenoblajn SAT-anojn kaj precipe K-don Ragault. Tion farante, mi esprimas ne nur personan kontentecon, sed la koran dankemon de ĉiuj ekskursintoj.

H. Cachon.

— pàgina 6 —

Stojan Miĥajlovski

Antaŭ unu monato kaj duono aro da ĉefurbanoj forkondukis al lia «eterna loĝejo» la plej grandan reprezentanton de la filozofa penso, ĵurnalismo kaj satiro en Bulgario: Stojan Miĥajlovski.

La granda verkisto kaj filozofo ne estas plu inter la vivantoj. Bela penso de angla verkisto Bernard Shaw (Ŝoŭ) tekstas: «La vivo egaligas la homojn, la morto vidigas la eminentulojn». Vera penso, ŝajne, tamen ne aplikebla ĉi tie, ĉar la eminenteco de l’ mortinto ekzistis jam dum lia vivo.

Antaŭ la tombo de l’ eminenta verkistofilozofo, antaŭ la lasta deiro de longa batalo per plumo kaj parolo kontraŭ la socialaj kriplaĵoj kaj maljusteco de kie ajn

[BILDO p.6 | 13,26,36,48] Foto de Stojan Miĥajlovski: maljuna viro kun lipharoj, en malhela vesto, sidanta kun la mano ĉe la vango.

venanta, oni sentas nur la superan devon alporti la esprimon de sia admiro, estimo kaj malĝojsento.

Naskita en balkan-urbeto Elena, 1856, Miĥajlovski lernis en la liceo de Konstantinopolo, kaj en 1879 finas siajn jurstudojn en Francio. Tial ĝis la fino de sia vivo, li portis la stampon de la du antipodaj kulturoj — Oriento kaj Okcidento, fatalismo kaj racionalismo, absolutismo kaj liberalismo, pesimismo kaj optimismo. Kaj malgraŭ ĉiuj originalaĵoj kaj fremdaj influoj, en liaj verkoj estas spegulita granda parto de la bulgara socia vivo, precipe tiu de 1895 ĝis 1905, dum kiu periodo li aktive partoprenis en ĝi, kiel instruisto, profesoro, ĉefjuĝisto, deputito, poste kiel batalanto kontraŭ la persona reĝimo de reĝo Ferdinando kaj gvidanto de la makedona revolucia movado en 1902.

La verko de Miĥajlovski estas plej diversa: satiristo, poeto-filozofo, sociologo, publicisto, oratoro. Li estas nomita «la bulgara Juvenalo». Pli ol duonjarcento tiu maldorma konscienco senmaskigis, vipis, protestis, direktis, montris vojojn, luktis kontraŭ la malbono, por altigi nian konsciencon. Lia penso estis fera, lia filozofio penetrita de amo al la homo, al la komunvivado, lia satiro senindulga kaj tondra.

Lia vivo estis ĉeno de spiritaj heroaĵoj meze de soleco, ĉar oni aŭ malfacile lin komprenis aŭ timis liajn verojn aŭ ne volis konfesi, ke la aperigoj de la malbono estas tiel nigraj, kiel li montris ilin. St. Miĥajlovski flatis neniun. Li kliniĝis nek antaŭ la altranguloj, nek antaŭ la popolamaso. Nek kortegano nek demagogo, li vipis precipe la pretendeman malmultkulturecon, kie ajn li renkontis ĝin. Li estis amata nur de malmultaj, tolerata de multaj, malestimata de ĉiuj, kiuj sin sentis tuŝitaj de lia kondamno. Kaj li amis la homon, amis la popolon, kredis profunde je ĝiaj spiritaj trezoroj, kaj povis nur kun granda doloro montri ankaŭ ĝiajn negativajn ecojn, kiuj ofte ombrumas la valorajn.

Miĥajlovski havis grandan, ĉiuflankan kulturon. Li fundamente konis ĉiujn filozofajn kaj sociologajn sistemojn kaj laŭ ili li klopodis altigi la kulturan nivelon de Bulgario. Li volis esti ĉie — penetris ĉien: en la koron de l’ homo, en la sekreton de l’ naturo, trans la limojn de l’ fizika mondo. Li estis «psikologia enigmo», kiel lin nomis la mortinta kritikisto D-ro Kresteff, kaj tia li restis ĝis sia lasta horo.

Mirinda estis lia kuraĝo vipi kruele la mankojn de l’ socia, politika kaj morala vivo.

La mortinta pensulo diris: «La regado estas tia, kiaj estas la regantoj. Laŭ la popolo ankaŭ la regpovo, laŭ la popolo ankaŭ la ŝtato. Kiam la popolo posedas altan kulturon, ĝi scipovas trudi sian volon kaj celadojn al la reganto. Kiam la popolo estas malklera amaso, ĝi estas regata de homoj spirite blindaj, morale difektitaj. Kolombo konduki kolombojn, kaj vipero konduki viperojn, tio estas en la ordo de la aferoj. La naturo kunigas la noblan kun nobla, la krudan kun kruda. Inter gvidantoj kaj gvidatoj ekzistas naturaj ligiloj. Ili estas du aspektoj, du formoj de la sama figuro. Reformo bonfara ne komenciĝas de la fizika ordo, ĝi komenciĝas de la spirita. Necesas rekreado de la komuna psiko, de la kolektiva konscienco! La progreso iras de novaj homoj al nova vivo, kaj ne de nova vivo al novaj homoj. La progreso disvolviĝas de vekiĝo de la publika opinio al la stariĝo de la popola regpovo, kaj ne de la starigo de la popola regpovo al vekiĝo de la publika opinio. Renaskita Bulgario per renaskitaj bulgaroj, rekreita ŝtato per rekreita ŝtatano; klera kaj civilizita regpovo per kleraj kaj civilizitaj amasoj; foriĝo de la tumultoj per foriĝo de la malvirtoj; nobliĝo de la politiko per nobliĝo de la socio. Metu en plena harmonio la sociajn rearanĝojn kun la moralesprita kulturo, gradigante zorge ĉion, kion vi kreas por la komuna antaŭeniro, evitante en la komuna vivo ĉiujn nepreparitajn saltojn.

Demandita antaŭ sia morto pri la amnestio, li diris: «Tie, kie estas demandoj de crimes de droit commun (krimoj de komuna karaktero) estas alia afero,» t. e. la mortinta poeto estis por la amnestio de ĉiuj politikaj malliberuloj.

St. Miĥajlovski estis granda revoluciulo ankaŭ en la bulgara gramatiko — liaj satiroj estas viva protesto kontraŭ la tradicioj de la bulgara skribmaniero — kaj en ĝia etimologio kaj en ĝia sintakso kaj en ĝia interpunkcio. La franca lingvo, kiun li posedis perfekte, en kiu li pensis ne malpli multe, estas kaŭzo, ke la bulgara gramatiko renkontu grandan revoluciulon en Miĥajlovski.

La bulgara burĝaro ĉiam preferis la kvietan, senofendan, dolĉparolantan Vazov antaŭ la maltrankvila, tondrojeta, ribelanta Miĥajlovski. Ĝuste pro tio granda estis ankaŭ la persona malamikeco inter tiuj plej grandaj reprezentantoj de l’ bulgara literaturo, malamikeco blovekscitata per la oficiala kritiko.

Tiu malamikeco ne ĉesis eĉ antaŭ la tombo de M. La Sofia Komunuma Konsilantaro estis decidinta plenumi la antaŭmortan deziron de l’ poeto: esti enterigita «apud la tombo de Ivan Vazov», sed enmiksiĝis diversaj registaraj, sinodaj k. a. faktoroj kaj la lasta deziro de M. ne estis plenumita — por ne esti dividata la postmorta gloro de Vazov kun lia konkuranto…

El la abunda verkaro de Miĥajlovski oni povas kolekti grandan volumon da sociala kaj ribela poezio, kiu transvivos la poezion de Vazov, Slavejkov kaj Javorov. En la «trankvila kaj senbrua» enterigo, kiun la «eminentularo» de burĝa Bulgario faris al M., ni vidas plion ol «nigran maldankecon», ni vidas la antaŭsenton, ke tiu Miĥajlovski, kiu restis neenterigita, la poeto, senmaskiganto, la poeto-juĝanto, estas kontraŭ ili, t. e. kontraŭ la kontraŭkulturemo de la regpotenco kaj kontraŭ la subaĉetebleco de la estetikistoj kaj literaturistoj… Tiuj «oficialuloj» ne limiĝis per siaj teraj funkcioj, sed trouzis sian povon: inspekti eĉ la postmortan vivon…

Tamen, malgraŭ ĉio, alia generacio lin ekamos pli ol lin taksis liaj samtempuloj, precipe tiuj el ili, kiuj vidis en li la juĝanton… Miĥalovski restos vivi en la koroj nome de la «maldekstraj fluoj» kaj ili estas, kiuj iun tagon starigos monumenton al la aŭtoro d la «Libro por la bulgara popolo«.

I. H. K.

Inventisto sen honoro!

[BILDO p.6 | 65,25,81,41] Desegnita portreto de Sklandowski: maljuna viro kun lipharoj kaj okulvitroj; subskribo «Sklandonowski».

En kvara etaĝo de mizera domo, en Berlino, loĝas viro, kiu fakte estas la inventisto de grava kulturfaktoro, de la filmo. Lia nomo estas Sklandonowski. Jam du monatoj antaŭ la unua prezentado de la unua filmo, (per s-ro Lumière) la inventisto Sklandonowski prezentadis sian unuan filmon! Jen: ankaŭ li havis la saman sorton, kiel multaj aliaj pensantoj kaj inventistoj! Li ja ankaŭ ne estas kapitalisto. La kapitalista sistemo ekspluatas ĉiun inventiston; tute egale, ĉu dum milito aŭ dum «paco»! Proletoj, ne forgesu tion!

El «Letzte Politik». Esp.-Informejo, Schweidnitz.

DISKUTEJO

Pri salajroj de sovetaj oficistoj

La disputo aŭ malbonkomprenoj, kiel estas dirite en n-o 140 de «S-ulo«, inter sovetianoj igas min ankaŭ rakonti ion pri salajroj de sovetaj oficistoj eksterlande. Estas konate, ke por sovoficistoj kaj laboristoj, kiuj laboras en eksterlandaj regnoj (precipe en Oriento) «kodo de laboro» ne estas aplikata, sed por ili ekzistas apartaj kondiĉoj, kiuj reguligas ilian laboron kaj salajron.

Unue, estas notinde, ke per tiuj kondiĉoj tutaj sovoficistoj kaj laboristoj eksterlande estas dividitaj je du grupoj: 1. invititaj je servo el Sovetio kaj 2. dungitaj surloke. Diferenco inter ili estas tia, ke oficistoj de la dua grupo ricevas salajron malpligrandan je 20%, ol oficistoj de la unua grupo je sama ofico aŭ posteno.

Due, ekzistas aliaj prerogativoj por la unua grupo, ekzemple: koston de eksterlandaj pasportoj por oficistoj de la unua grupo pagas oficejoj, kie servas tiaj oficistoj, sed oficistoj de la dua grupo pagas ĝin el sia malpliigita salajro. En okazo de reveno de oficistoj en la hejmlandon — Sovetion — la unua grupo ricevas monon por vojelspezoj, sed la dua grupo — ne.

Interesaj estas okazoj, kiam pli altranga oficisto aŭ eĉ fakestro, dungita surloke, ricevas salajron malpli grandan ol ĝia helpanto aŭ subulo, sed invitita el Sovetio.

Precipe malinda estas tia «kolonia» sistemo rilate al indiĝenaj laboristoj kaj oficistoj de sovetaj oficejoj eksterlande. Cetere, per tiu ĉi sistemo ĉiuj, eĉ sovetaj civitanoj, estas dividitaj je «blanka kaj nigra» osto.

Fine, estas rimarkinda fakto, ke loka profesia unuiĝo en lando, kie mi loĝas, aprobis kaj konfirmis ĉi tiun ordon kaj sistemon de salajrpago.

Ulmul.

— pàgina 7 —

TRA ESPERANTIO

Ĉe la laboruloj.

FERVOJISTOJ, POŜTISTOJ, TRAMISTOJ!

La kreskanta trafiko internacia, la konferencoj esperantistaj kaj la ĉiujara SAT-kongreso, kiel la VII-a en Lyon, bezonas nian aktivan laboron estontan. Jam de longe la fervojistoj, precipe en Sovetio, citis temojn pri nia helpo. Kvankam granda parto el ni estas ĉiam malregule okupita, ĉu per dumtaga aŭ dumsemajna laboro, ne havante la necesan libertempon kiel la aliaj metiistoj aŭ laboristoj en privataj metiejoj, ni emas akceli kaj faciligi la sennaciulan trafikon, sendiference ĉu per fervojo, tramvojo aŭ per poŝto, inter ni forigi la limojn politikajn kaj sperti la subpremojn kaj laborojn de kolegoj alisektoraj. Jam ĉeestis kvanto da Gek-doj diverslandaj en Lyon, do krom tio, ĉiuj povos kunlaborante helpi tiamaniere, ke ili sendu eventualajn raportojn gravajn pri nia fako kaj la matrikulon al la peranto: K-do Max Häckel, Altenburger Strasse 18, II, Leipzig S 3, Germanio. (265.)

Kontraŭ la milito!

Ankaŭ la «Internacio de milit-kontraŭuloj» uzas esperanton por sia celado. La asocio eldonas i. a. gazeton «La militkontraŭulo» en germana, angla, franca kaj esperanto. Interesuloj skribu al: H. R. Brown, 11, Abbey Road, Enfield, Middlesex, Anglio. (1851-Schweidnitz.)

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Britio. Brita Lab. Esp. Asocio okazigis la 10. 9. 27 en Londono tre sukcesan konferencon, kiun partoprenis 28 delegitoj de parti-, kooperativ- k. sindikatorganizoj. Inter tiuj delegitoj estis K-do Gossip, sekr. de meblistara sindikato. Nia K-do M. Starr raportis pri la progresoj de la esp.-movado en lab.-rondoj k. pri la senĉese kreskanta uzado de esp-o por internacia korespondado. Ĉe tiu konferenco niaj Londonaj K-doj ankaŭ starigis ekspozicion el esp-aĵoj. — Ĉeĥoslovakio. Lab. Societo Esp. en Plzen aranĝas ĉiulunde konversacion por komencantoj k. merkrede por progresintoj. Marde-kursoj por komencantoj. La societo havas nun 120 m. k. novaj ĉiam aliĝas. La urbestro de Plzen, K-do Pik, parlamentano, donacis 800 k. ĉ. al la societo por esp.-biblioteko. — Estonio. En Tallin fine de aprilo Lab. Esp. Soc. trovis konvenan ejon en la «Laborista Domo», redonita al la Laboristaro. La Societo akiris novajn membrojn k. instruas esp-on. Al ĝi aliĝis ankaŭ la gvidanto de la Lab. Partio K-do Grinpel. — Sovetio. Dum la XIII-a Internacia Junulartago, kiu okazis la 4. 9. 27 en Dnepropetrovsk, la Esp.-organizo aranĝis 4 ekspoziciojn de per-esp-a internacia lab.-korespondado. Ĉiuj havis grandegan sukceson, estante vizititaj de proksimume 2000 personoj dum unu vespero. Multaj el la vizitintoj ekdeziris lerni esp-on k. la Komjunulara Komitato decidis organizi rondetojn de esp-o ĉe lab.-kluboj.

Ĉe la neŭtraluloj.

LA JUBILEA ESP.-KONGRESO

Kiel sciate, ĝi okazis en Danzig, la 28. 7. ĝis 4. 8. 27. Ĉeestis ĉirkaŭ 1000 esp-istoj el 35 landoj — delegite reprezentitaj nur 24. Dum la kongreso estis ankaŭ lekcioj de Somera Universitato. Pri la laboroj de la Kongreso (okazis nur du laboraj kunsidoj) ni nenion povas citi, ĉar vane ni serĉis en «Heroldo» k.a. Tie estas parolite nur pri oficialaj akceptoj, festparoloj, vivu-krioj, dancoj, kantoj, interlaŭdadoj, kverkplantado k. s. Jen la tuta afero!

Postkongresoj okazis en Varsovio kaj Bjalistok.

La venontan jaron oni festos en Antverpeno, kaj la postvenontan en Budapeŝto.

* * *

XX-a NORD-AMERIKA ESPERANTO-KONGRESO

Okazis en Green Acre Inn (ŝtato Maine) la 13. ĝis 16. 7. 27. Ĉeestis 50 esp-istoj kaj multaj bahaanoj, ĉefe ĉar la kongreso okazis en ilia loko. Prof. Hetzel el Philadelphia estas reelektita kiel prezidanto. La Centra Oficejo translokiĝos al St. Paul (Minnesota).

* * *

VII-a RUMANA ESP.-KONGRESO

Okazis la 13. ĝis 17. 8. 27 en Braŝov, sub la patronado de 2 ministroj: de la Publika Instruado kaj tiu de la Kulto kaj Arto, en ĉeesto de 250 enlandaj kaj 10 eksterlandaj esp-istoj.

* * *

XIV-a BULGARA ESP.-KONGRESO

Okazis en la dua bulgara ĉefurbo — Plovdiv, la 14. ĝis 16. 8. 27, sub la protekto de la urbestro. Ĉeestis 350 esp-istoj, inter kiuj multaj kamplaboristoj kaj eĉ paŝtistoj, samkiel nia Konstantinopola kunlaboranto kaj lia edzino. Per rezolucio la B. E. A. sin turnis (tiel naive!) al la t. n. Ligo de Nacioj petante pri «nuliĝo de la reparacioj, ŝarĝitaj sur la malriĉa Bulgario»… (Kvazaŭ ne estus pli efike protesti kontraŭ la malŝparado de la popola mono pro la rekonstruado de la Sofia katedralo k. s.).

* * *

FRANCA MINISTRO K. ESPERANTO

Post la klare esprimita favoro al esperanto de la ministro de Publika Instruado en Francio, s-ro Ed. Herriot, nun alia ministro, tiu de la Maristaro, Georges Leygues (Ĵorĵ Leg), aliĝis al la esp.-movado. Al la sekretario de la grupo «La Garon-a Espero» li skribis (france) interalie:

«Sinjoro Sekretario, mi estas feliĉa partopreni en via bela iniciato. Por helpi al via afero tiel interesa, mi tre volonte sendas mian kotizaĵon de honora membro…«

Jen ministro pli stulta ol eksministro Bérard, kiu antaŭ kelkaj jaroj malpermesis la instruadon de esp-o!…

*

Radio

Ĥarkova Radiostacio de Ukrainia Popola Komisario por Klerigo, je ondo 477 m, ĉiudimanĉe je 13-a ĝis 14-a h., disaŭdigas literatur-art-muzikan radio-gazeton «ETERO». Nun la stacio decidis komenci iafojan disaŭdigon de l’ nomita gazeto en ESPERANTO.

La disaŭdigo de l’ unua ESPERANTLINGVA NUMERO (laŭvica n-o 30) de l’ gazeto okazos la dimanĉon de l’ 2. 10. 27. La numero enhavos: 1. Fruntartikoleton en ESPERANTO kaj ukraina; 2. Informartikolojn pri la moderna (postoktobra) ukrainia literaturo kaj arto; — en ESPERANTO; 3. Specimenojn el la plej eminentaj modernaj ukrainiaj verkistoj: versaĵoj de Ellan, Poliŝĉuk, Rylŝki, Semenko, Sosjura, Tyĉyna, Pilipenko — prozaĵoj de Ĥvylovi kaj Pidmohylny, — ĉio ajn traduko de plej bonaj ukrainiaj esperantistoj-stilistoj kaj poetoj; 4. Specimenojn de ukrainia muziko (kantoteksto en ESPERANTO).

La sekvonta ESPERANTA NUMERO de l’ gazeto estos disaŭdigata la 6. 11. 27 kaj estos dediĉita al la deka datreveno de l’ Oktobra revolucio.

*

NIA POŜTO

409. — Por ekscii ĉu la informo aperinta en la «N. D.» estas vera aŭ ne, vi simple skribu al iu K-do el la koncerna lando. Ne estas loko en «S-ulo» por tia enketo. E. L.

7780. — Necesas, ke vi ellernu esp-on, se vi deziras esti komprenata; necesas, ke vi skribu legeble, se vi deziras, ke oni legu viajn skribaĵojn; necesas ankaŭ ne uzi diversajn pecetojn da paperaĉo por skribi leteron. E. L.

9958. — Je turisma vidpunkto via priskribo estas sendube interesa, sed ĝi taŭgas nur por «neŭtrala» gazeto — ne por «S-ulo». E. L.

Al multaj. «S-ulo» estas nun ekspedata ĉiumerkrede. Adm.

Gek-doj Atentu!

Ni aranĝos la 30. 10. 27 grandan propagand-ekspozicion. Ĉar nialoke ekzistas multaj kontraŭuloj, ni volas montri al ili, la disvastiĝon de nia lingvo, kiun ili ĉiam neas. Pro tio ni petas, sendi multnombre propagandmaterialon: Pl, L k. a. Al ĉiu respondon ni garantias.

Komitato de l’ Gottesberga esperanta grupo. Adreso: K-do A. KLEINER, Gottesberg (Silezio), Neue Bahnhofstrasse 31, p. (Germ.)

— pàgina 8 —

[BILDO p.8 | 11,6,37,11] Ornama kapvinjeto: malfermita libro kun plumo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Kristana Revuo. Dumonata bulteno de la laboro de dio tra la tuta mondo. Vol. 1, n-o 1, aŭgusto 1927. Prezo: 2 pencoj. Redaktejo: F-ino F. H. Hanbury, 454, Camden Road, London, N. 7, Anglio. Formato: 16×24 cm. Jarabono: 1 ŝ. 3 p.

La titolo de ĉi tiu gazeto sufiĉe montras ĝian stultigan celon. Ni tamen konigas ties ekziston al la K-doj, kiuj bezonas por sia propagando scii kiom da esperantlingvaj organoj aperas.

La homa lingvo, de W. E. Collinson, M. A., PH. D., L. K., n-oj 18-19 de Biblioteko Tutmonda. Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, Berlin, 1927. Formato: 10½×17 cm, pĝ. 96. Prezo: 1 mk. g.

Jen estas gratulinda, majstra verketo, malofta en nia literaturo, precipe ĉar ĝi estas originala kaj de specialisto.

Lingvoscienca profesoro prezentas al ni koncize kaj populare la frukton de sia streĉa laboro, sian unuan — laŭ li — esperantlingvan libreton. Konstatante en antaŭparolo la grandajn stilajn «avantaĝojn» kaj la kelkajn malfacilaĵojn de esperanto, la aŭtoro enkondukas nin en la naturon de la lingvo ĝenerale, donas al ni skizon de fonetiko, kondukas nin tra la bestaj krioj, infana lingvo, lingvaj ŝanĝoj, priskribas la disiĝon kaj unuiĝon en lingvan, la fremdajn influojn, montras la lingvon kiel karakterizilon de la parolantoj kaj faras klasifikon de la lingvoj. Estas kvazaŭ vojaĝo tra diverspejzaĝa «lingvio». Ne temas pri Internacia Lingvo. Tamen, en postparolo, la aŭtoro montras, kian pedagogian intereson esperanto havas rilate la problemojn de la kompara lingvoscienco. Ni konsentas kun li, ke la celo de esperanto estas pli multe praktika kaj etika ol teoria, aldonante, ke ĝi samtempe estas revolucia… En la fino estas donita bibliografio. Estus bone, se la aŭtoro donus ankaŭ la liston kun aparta klarigo de la kelkaj necesaj por tia verko neologismoj, kiujn li trafe uzis tie.

Kvankam la celo de la verketo estas tre modesta — servi kiel elementa enkonduko en la ĝeneralan lingvistikon — ĝi tamen estas sufiĉe ampleksa kaj meritas pli detalan priparolon. Sed la destinita spaco ne permesas tion. Oni nur legu ĝin, kiu grave pliriĉigas nian esp.-literaturon kaj kiun ni varme rekomendas. I. H. K.

Bonhumoraj Rakontoj, de Janusz Korczak, el la pola tradukis Anna Weinstein, n-o 20 de la supredirita biblioteko. Pĝ. 64. Prezo: 0.50 mk. g.

Kiu volas ne nur ridi, sed ankaŭ lerni ion, li legu tiun humorplenan kolekton, precipe la lastan rakonton: Leciono pri gramatiko. La aŭtoro estas vera konanto de infana animo, edukanto, instruanto, pedagogo, kiu en bonhumora maniero diras kelkafoje maldolĉajn verojn.

La traduko estas bona, kvankam vortoj kiel «ĉirkaŭe» ne ĉiam estas ĝuste uzitaj. I. H. K.

Gvidlibreto tra la Distrikto Schönhengst, la plej granda germana lingva insulo en Ĉeĥoslovakio. Eldonita sub aŭspicioj de la Germ. Regiona Popolkleriga Asocio. Marto 1926. Formato: 12½×20½ cm, pĝ. 16. Prezo: 1.— k. ĉ. Mendebla ĉe la tradukinto: Erich Koblischke.

Land- kaj regionkarto, koloraj bildoj kaj du poeziaĵoj akompanas la tekston de tiu libreto.

En la Centro de Eŭropo, — preskaŭ samformata, kiel la supra, ilustrita kvarpaĝa propagandilo kun aldonoj de la Foiro en Frankfurt a. M., Germanio.

Unuekzemplere ricevitaj libretoj

Historio de Saidjah kaj Adinda kaj aliaj verketoj, de Multatuli. El la holanda originalo tradukis Liem Tjong Hie. Eldono de la tradukinto, en Samarang, Javo, 1927. Formato: 11×17 cm, pĝ. 62. Prezo: ne montrita.

*

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

L’ Effort, Lyon, 15. 8. 27 (Kial oni ne sciigas pri la esp.-deveno?!); 1. 9. 27: Sana stato de la germana popolo, Eksiĝo ĉe eklezio, Post okjara mallibereco. — Le Cri Populaire, Creil, 28. 8. 27: Eksiĝo ĉe eklezio, k. a. Sama demando: kial do nenia vorto pri la esp.-deveno?!). — Der Freidenker-Wolnomysliciel (en juda), Lodz, n-o 7: Pri Sacco kaj Vanzetti. — Strahdneeku Awise, Liepaja, 3. 9. 27: Eksiĝo ĉe eklezio.

Enhavas artikolojn pri SAT:

Nijegorodskij Rabseljkor, Nijegorod, 31. 7. 27 (Esperanto je la servo de l’ Proletaro). — Sozialdemokrats, Riga, 13. 8. 27 (pri la VII-a).

Tradukis el esperantaj leteroj:

Nijegorodskij Rabseljkor, 31. 5. k. 30. 6. 27. — Nijegorodskaja Komuna, Nijegorod, 17. k. 21. 7. 27. — Listok Rabseljkora, Dnepropetrovsk, junio-julio 27. — Krasnij Til, Ivanovo-Voznesensk, 4. 9. 27 (El Hungario).

Enhavis priesperantajn artikolojn:

L’ Effort, Lyon, 15. 8. k. 1. 9. 27. — Le Cri Populaire, Creil, 28. 8. 27. — Listok Rabseljkora, junio-julio 27. — Nijegorodskij Rabseljkor, 15. 7. 27. — Nijegorodskaja Komuna, 29. 7. 27, 10. 8. 27. — Socialdemokrats, Riga, 13. 8. 27. — Polska Wolnose, Warszawa, 15. 8. 27 (Esperanto en Rusio, de E. Drezen). — Signalen, Stockholm, 8. 9. 27 (Esperanto — SAT — Sennaciulo — Sennacieca Revuo). —

Enmetis enesperantajn artikolojn:

Punalipu (Ruĝa Flago), Helsinki, n-o 16, 1927 (Tiu ĉi ilustrita ĵurnalo de proletaj geknaboj meritas specialan mencion pro sia esp.-teksto kaj priesp.-artikoloj kun fotoj).

[REKLAMO p.8] Sensacia okazo! La fama libro de Emeriko Madách Tragedio de l’ Homo. Formato 22×15, 266-paĝa kun 22 tutpaĝaj ilustraĵoj, iom difektitaj aŭ ĉirkaŭtranĉitaj. Prezo: simpla 2,70 pengoj, luksa 3,50 pengoj. En tola bindo kun oraj literoj 1,20 pengoj pli. Aldonu 60 filerojn por afranko. Originala prezo 4,50, respektive 6 pengoj broŝurita. — La gravaj originalaj verkoj de Julio Baghy: Pilgrimo — 128 paĝoj, poemaro. Prezo: broŝurita 1,60 pengoj, bindita 2,60 pengoj. Preter la Vivo — 128 paĝoj, poemaro. Prezo: broŝurita 2,20 pengoj plus 10 % afranko. — Hungaria Esperantista Societo Laborista, Hungario, Budapest, VIII. Jozsef körut 9.1.3.

Noto de la Red. Ĉar nia gvidanto, K-do Lanty, lastatempe vojaĝis kelkajn semajnojn, kaj preskaŭ ĉio sendata por «S-ulo» estas al li adresita, sekve devis lin postkuri (precipe Jubilea ĉeno kaj Anoncoj), kaj fine lin atingi ĉi tie, kelkaj aferoj bedaŭrinde prokrastiĝis. La K-doj volu senkulpigi nin pro tio. La Red.

*

Jubileo-Ĉeno¹)

K-dino Bouda (Nieder-Hanichen) 7,50 k. ĉ.; SAT-Grupo (Nikolsk-Ussurijsk) 9,25 rubl., invitas ĉiujn SAT-grupojn ne jam farintaj tion, precipe la SAT-anaron en Ŝanĥaj k. Canton. Ruzsito (Pecs) 1 pengo; Till (Meszestelep) 1 pengo; Neuwirth (Bregenz) 3 ŝil. aŭstr.; Killip (Douglas) 1/— ŝil.; Altwein (Leipzig) 2 mk. g.; Kelkaj SAT-anoj (Müggeln) 1 mk. g.; Louis (Paris) 6,50 fr. fr.; Henning (Essen) 2 mk. g.; Mkrtuĉjan, Kniazev, Nevol, Rossimĉuk (Tiflis) 2 rubl.; Schjerve (Trondhjem) 1 kr. norv.; Falkowski (Essen) 2 mk. g., laŭ alvoko de Kirmaŝek (Essen), alvokas Robinson (Manchester-Salford) k. Ŝibaev (Smolensk). Hindorf (Hamburg) 0,70 mk. g.; El Holando de «Novulino» 2,50 guld.

*

«FERA GVARDIO DE SAT»

Nicollet (Lyon) 1,50 dol. brikoj por junio, julio k. aŭgusto. Lvov (Zinovjevsk) 3 rubl. brikoj por junio, julio k. aŭgusto. Ŝestunov Nijni-Novgorod) 3 mk. g. Michalička (Elektroperedaĉa) 5 rubl., brikoj ĝis dec. 1927.

*

MUNICIO AL SAT KAJ ĜIAJ ORGANOJ

2419 — 1,20 mk.; 7480 — 2,05 mk.; 771 — 3 fr. fr.; 37 — 3 mk.; 9624 — 3 fr. fr.; 4820 — 0,70 dol.; 578 — 1 mk.

¹) Vidu n-on 100 de «S-ulo».

ATENTU! Necesas por bindado ekzemplero de Sennacieca Revuo n-o 7 (27) Sendu kun markita prezo al 488, 25 New St., London S. W. 1.

ENHAVO:

  • Homo kaj dieco, trad. Guteto k. Ebano pĝ. 1
  • El Blankrusio, de P. Kirjuŝin … 2
  • El Turkio, de E. E. Y. … 2
  • Ĉinio, trad. I. H. K. … 3
  • El Aŭstralio, de 9625 … 4
  • Tago el mia vivo, de 9741 … 4
  • Unu horon en Franzensbad, de 8900 … 4
  • Postkongresa ekskurso en Grenoble, de H. Cachon … 5
  • Stojan Miĥajlovski, de I. H. K. … 6
  • Inventisto sen honoro, trad. Esp. Informejo Schweidnitz … 6
  • Diskutejo … 6
  • Tra Esperantio … 7
  • Recenzejo, Memornoto ktp. … 8

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 157, 6 d’octubre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 45,3,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», super la titolo de la gazeto.

4-a Jaro. N-o 157 — APERAS SEMAJNE — 6. Oktobro 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

Sekve de la recenzo pri «Vortoj de Profesoro Th. Cart», aperinta en n-o 137 de «S-ulo», la aŭtoro sendis la ĉi-suban leteron:

Servoz (H-te Savoie), 29. 7. 27.

«Estimata Sinjoro,

Ĉu vi ne ankoraŭ citos por viaj lernantoj kaj legantoj jenajn parolojn de D-ro Zamenhof?

Kontraŭ tiu ĉi mensogo, malnobla kaj kalumnia kulpigo — ke la Esperantistoj ne amas sian patrujon — mi protestas plej energie kaj protestas per ĉiuj fibroj de mia koro!… La vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si… Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! (Parolado de D-ro Z. en Londona Guild Hall 1907, Vortoj de Zamenhof, eld. Kühnl.)

«En tio, kiel en la lingvaj demandoj, disĉiplo mi estas de D-ro Zamenhof kaj ĉiam penis por kompreni la ĝustan sencon de patriotismo. Ĉu tia sintenado estas sintenado de ŝovinisto? Ĉu Jaurès, mortigita de ŝovinisto, estas mem ŝovinisto, ĉar li amis sian patrujon?»

«Ho, sinjoro, malgraŭ niaj malsamaj vidpunktoj, mi ĉiam honeste deziris vin kompreni, esti justa kontraŭ vi. Ĉu mi ne povas esperi la samon de vi kontraŭ mi?»

Via Th. Cart.

Mi povus letere respondi al la Prezidanto de la Esperanta Akademio kaj diri, ke mia deziro esti justa, estas ja granda kaj sincera. Mi povus sendube kontentigi s-ron Cart per la simpla konfeso, ke mia profunda malŝato por la patriotismo eble igis min ne tute ĝuste kompreni la sencon de liaj vortoj.

Mi ankaŭ volonte konfesus, ke Jaurès estis bona patrioto, bona internaciisto kaj ne ŝovinisto. La ŝovinismo estas ja nur patriota fanatikismo, kaj certe Jaurès ne estis fanatikulo. Sed en miaj okuloj tio tute ne pravigas la patriotismon…

Grava kaj aktuala estas la demando. Pri ĝi malklareco regas en multaj cerboj. Tial, anstataŭ respondi private al s-ro Cart, mi volas profiti la okazon por diri publike mian personan opinion.

Mi ne ekzamenos, ĉu D-ro Zamenhof estis bona patrioto aŭ ne. Oni nur rimarku, ke la ĉi-supraj liaj vortoj simple pruvas, ke homo havanta amon por la tuta homaro ne povas ne ami sian «patrujon», ĉar ĝi estas ja parto de la tuto.

Aliparte, en la lasta n-o de «SR». K-do Nekrasov, sin apogante sur alia cito el la Zamenhofaj paroloj, ne malpli logike argumentas kaj pruvas, ke la aŭtoro de esperanto estis vera sennaciulo.

Ĉe tia konstato oni ne vidu profundan, neredukteblan kontraŭdiron. Sennaciulo, senpatriulo povas ja tre logike argumenti, ke li deziras la formalaperon de la diversaj nun ekzistantaj patrioj ĝuste pro amo al la lando aŭ regiono por kiu li sentas tiun specialan amon.

Senpatriulo estas homo konvinkita, ke paco kaj bonstato regos en la mondo nur kiam la historia evoluado estos atinginta la stadion, kiam la ekonomia mondmastrumado estos tute unueca. Kaj tia unueco ne povas akordiĝi kun la ekzisto de «patrioj», t. e. de sendependaj kaj suverenaj unuoj.

Kiu havas tian konvinkon, tiu observas la sociajn kaj politikajn okazaĵojn per tute aliaj okuloj ol tiuj de patrioto, kies ĉefa zorgo estas atenti pri la bonstato kaj gloro de iu pli malpli granda terparto.

Por klarigi kaj pravigi tian konvinkon, necesas koni la devenon de la patriotismo, ĝian historian rolon, ĝian nunan staton kaj plie montri, ke la moderna socia strukturo imperialisma tendencas nepre formalaperigi la ekonomian bazon de la patriotismo.

Ĉe la komenco de tiu studo mi devas tuj konfesi mian embarason. Ne la manko de faktoj kaj argumentoj ĝenas min, sed, male, ilia abundeco. Ĉu mi sukcesos elekti la plej trafajn, la plej konvinkajn? Ĉu mi ne estos devigata daŭrigi pli longe, ol mi unue intencis, la esploradon tra la amaso de materialo, kiun mi havas je mia dispono? Kaj ĉu mi trovos la necesan tempon por klare kaj kiel eble plej koncize starigi mian tezon?

La temo estas iom abstrakta. Mi petas do la legantojn, ke ili penadu ĝuste kompreni. Kaj se okazos, ke mi skribis iom nesufiĉe kompreneble, mi antaŭdankas al tiuj, kiuj atentigos min pri tio.

(Pluo sekvos) E. Lanty.

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

MIA BUĜETO

Antaŭ kelkaj monatoj mi iniciatis la rubrikon «Tago el Mia Vivo», kaj mi ĝojis konstatante, ke tiu mia ago trafis la celon, nome, stimuli inter la K-doj originalan verkadon eĉ plej simplan, tamen samtempe interesan por nia organo. Tamen estas certe ankoraŭ grandega plimulto, kiu nenion verkis. Ĝis nun mi legis kun intereso ĉiujn «Tagojn», sed ĉar ili estas de malsamaj profesiuloj, mi devas konstati, ke ni ankoraŭ ne ĉerpis plenan valoron el la rubriko. Ja ni povis birdperspektive prezenti al ni la tagojn de diversprofesiaj K-doj laboristoj en diversaj landoj. Sed komparado de kondiĉoj de samprofesiuloj en malsamaj landoj liveros eĉ pli valoran kaj interesan informon. La temo estas simpla kaj provizas oportunan okazon por unuaĵojan provverkon. K-doj, mi alvokas vin ĉiujn partopreni.

Laŭ sugestio de K-do Lanty en «S-ulo» mi aldonas artikolon «Mia Buĝeto». Ja per la du rubrikoj kune ni pli intime konos unu la alian.

Profesie mi estas instruisto en ŝtata lernejo elementa. Mi laboradas en la lernejo ĉiusemajne 5 tagojn, tage 5½ horojn. En mia klaso estas nun 51 knaboj, aĝaj je 12-13 j. Korektado de kajeraj ekzercoj kaj antaŭpreparo de lecionoj okupas kelkajn pluajn horojn hejme.

Ĉar mi jam instruadis dum 6 jaroj kaj 3 pluaj jaroj estas alkalkulataj pro interrompo de studjaroj sekve de la milito, mia salajro nuna estas 267 funtoj sterl. jare. Sed de tiu sumo estas deprenataj 5%, t. e. sume 13.35 funtoj sterl., deviga pago al ŝtata instituto por pensio. Rezulte, mia fakta enspezo nunjara estas 253.65 funtoj sterl., tiel ke mi ricevas regule ĉiumonate ĉekon por 21.1375 funtoj sterl.

Dum la jaro mi ĝuas la jenajn feriojn: — Paske — 2 semajnojn, Pentekoste — 1, Somere — 4, Kristnaske — 2; do sume 9 semajnojn kun salajro. El ĉio ĉi vidiĝas, ke mia fakta enspezo pro lerneja instruado estas 253.65 funtoj sterl. por 43 semajnoj da laboro. La jarsalajro aŭtomate pligrandiĝas per 12 funtoj sterl. ĉiujare.

Tiu estas mia sola enspezo, sed la edzino ankaŭ ricevas iom da mono, kiu ebligas al ni vivadi pli komforte ol aliel estus. Pro donaco kaj testamento de mortinta onklo, kiu dum ŝia juneco alprenis ŝin kaj ŝin prizorgadis preskaŭ kiel propran filinon, la edzino posedas 800 funtojn sterl., kiu havigas al ŝi renton de 40 funtoj sterl. ĉiujare, kaj domon. Pro tiu domo ŝi ricevas pagon da 85 funtoj sterl. jare. Antaŭ la morto de ŝia onklo ni mem loĝadis en tiu domo, sed poste, por ke ni estu tre proksime al la vidvina onklino, kiu ne havas propran idon, ni transloĝiĝis en la nunan hejmon. Sekve de tio ni loĝadas en aparta unua etaĝo de la domo, kies teretaĝon okupas la onklino, al kiu apartenas la tuta domo. Pro la parenceco ni pagas al la onklino ĝuste sumon egalan je tiu, kiun ni ricevas pro la domo testamentita al la edzino, t. e. 85 funtoj sterl. jare. Aliu devus pagi 130 funtojn sterl. jare por nia loĝejo, ĉar ĝi enhavas 5 ĉambrojn krom banĉambro, kaj kuŝas en bela distrikto. La ĉambroj estas grandaj kaj altaj, sekve troviĝas sufiĉe da spaco, sunlumo kaj bonaero por miaj du filetoj. Rezulte mi povas diri, ke la loĝado kostas al ni nenion, kaj la tuta fakta enspezo de ni ambaŭ estas 378.65 funtoj sterl. ĉiujare.

Sed aldone je tio, por doni veran raporton pri mia buĝeto, mi devas mencii, ke la onklino, kiu tre amas la filetojn, de tempo al tempo donacas al ili ŝuparon aŭ malgrandan vestaĵon, kaj ĉiusemajne 0,25 funtojn sterl. al la edzino por ke ŝi, kiu ne estas korpe tro fortika, pagu iom da helpo je domlaboro dum tri matenoj el la semajno. Tiu sumo sufiĉas por duone pagi la helpistinon, kiu ankaŭ tagmanĝas kune kun la familio. Plie, la tuta familio preskaŭ ĉiutage temanĝas¹) ĉe la onklino, fakto, kiu ankaŭ konservas al ni iom da mono.

Nun pri la elspezoj. Estas malfacile precize taksi ilin, ĉar kelkaj el la pagoj varias de jaro al jaro, ekzemple por kuracisto, radio. Sed mi prenis la ciferojn de unu jaro kiel eble plej precize ĝis la lasta penco, faris bilancon, kaj tiam forigis ĉiujn postciferojn en tria kaj plia lokoj. Sekve la bilanco aspektas jene:

Enspezoj: funt. sterl.
Instruista salajro 253.65
800 funtoj sterl. je 5% 40.00
Pago pro domo 85.00
Sume 378.65
Elspezoj: funt. sterl.
Dommastrumado 150.00
Loĝeja pago 85.00
Vestaĵoj, ŝuoj ktp. 40.00
Gaso por kuirado 18.00
Karbo dum vintro 5.00
Elektra lumo 7.50
Kuracisto 13.00
Asekuro por mem ricevi subtenon dum malsano 3.80
Vivasekura pago je 100 funtoj sterl. 2.80
Pago por ricevi 100 funtojn sterl. post 11 jaroj por eduki infanojn 7.65
Cigaredoj, tabako 13.00
Asekuro de mebloj kontraŭ incendio 0.30
Asekuro de domo kontraŭ incendio 0.75
Lavaĵoj 6.50
Instruista unuiĝa kotizo 1.30
Instruista Laborligo (TLL) 0.50
Partia kotizo 0.45
SAT, «S-ulo», kaj «SR» 0.65
Esperantaĵoj, loka grupo 1.35
Radio, permesilo, akcesoraĵoj 3.00
Gazetoj 3.00
Repago de ŝuldoj al parencoj 12.00
Donacoj, diversaĵoj 3.10
Sume: 378.65

La legantoj rimarkos, ke krom per asekuraj pagoj, mi ŝparas neniom el la jarenspezo. Kialoj estas:

  1. post 30-jara servado mi ricevos ŝtatan pension;
  2. la edzino jam posedas domon kaj 800 funtojn sterl., t. e. multe pli ol mi povus ŝpari el mia salajro dum tuta vivo;
  3. de gepatroj kaj onklino ni verŝajne iam ricevos plion.

Do, kiel ni povas antaŭvidi, ne necesas ŝpari, kaj ni povas jam nun elspezi ĉiom por vivadi komforte kaj bone prizorgi la filetojn.

Jen estas la faktoj, malkaŝe antaŭmetataj al la K-daro, kvazaŭ al «intima amiko». Mi devas supozi, ke la sorto multe pli favoris min ol kelkajn, eble eĉ multajn, el la SAT-anaro. Estas parte pro tio, ke mi estas socialisto. Mi asertas, ke la komfortoj, plezuroj, certeco de la vivrimedoj, kiujn ĝuadas mi kaj mia familio, estas nur tiom, kiom ĉiu homo rajtas postuli por si mem kaj sia familio. Ĉiu infano rajtegas la plej bonan medion, en kiu ĝi kapablos kreski ĝis plena evoluo korpa kaj spirita. Ja, ili tion ne ricevas!

Anglio (2978).

¹) Laŭ angla kutimo. Red.

★

El la sendependa Ĉeĥoslovakio

En la listo de la ŝtatoj laŭ la multekosteco Ĉeĥoslovakio estas unuvice, sed laŭ la salajroj lastvice.

Ofte ni aŭdas ion pri la «mondprezo». Oni parolas pri ĝi ĉiam, kiam oni povas motivi, ke tio kaj tio ne estas kara, aŭ tion kaj tion oni devas plikarigi. Male, pri la mondprezo ni aŭdas neniam, kiam la komercaĵo estas pli kara. Se estas la eksterlanda prezo plimalalta ol ĉe ni kaj se ne volas nia fabrikanto por la sama prezo ĝin vendadi, li vokas limdepagojn. La limdepagojn ŝarĝas la pli malkaran eksterlandan komercaĵon kaj tiel ĝi plikariĝas. Kompreneble al tio necesas politika potenco kaj ĉi potencon por plialtigado donas burĝaro, ekz. okaze de la batalo kontraŭ t. n. agrikulturaj limdepagoj kaj ĉe aliaj pli malgravaj aferoj.

Kiam ĉeĥoslovaka laboristo plendas kontraŭ la kareco, li aŭdas, ke alilande ĝi estas ankoraŭ pli granda. Sed la afero estas tute alia, kiel pruvas la indekso de komercaj ciferoj kompare kun jaroj 1913—1927. La ciferoj de la indekso montras amplekson de la prezoj inter ĉi jaroj, kaj ĉi ciferojn necesas kompreni tiel, ke al aĉetado de fiksaj speckomercaĵoj, kiuj kostis en la jaro 1913 — 100, nunjare necesas tiom, kiom indikas la cifero de la indekso. Laŭ indeksa cifero plej grandan altigon montras Rumanio, kie la indekso al finjaro 1926 atingas numeron 3100, poste sekvas Bulgario 2734, Hungario 1819, Finnlando 1101. Post ĉi tiuj ŝtatoj, kiuj — precipe la unuaj tri — estas neeble envicigi inter la ŝtatoj ordigitaj kaj kiuj estas ŝtatoj

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

de sanga diktaturo kaj kie estas regado de l’ riĉuloj kaj potenculoj tenata perforte, sekvas en tuta gloro Ĉeĥoslovaka respubliko kun indekso komence de januaro 1927 — 979. Nur nun sekvas pluaj ŝtatoj: Belgio 856, Italio 681, Francio 627, Hispanio 186, Nordlando 177, Polio 177, Kanado 150, kaj tie, kie la indekso estas notita entute sub numero 150. Tiel Germanio, kiu en 1922 havis indekson 34 182, sukcesis ordigi sian situacion al bona stato t. e. al cifero 137, ĉar la ŝtata administrado bone sukcesis subpremi egoistajn tendencojn. Tiujn ĉi tendencojn, kiel ni vidas el la konstante pli granda kareco, ĉeĥoslovaka registaro subtenas. La bildo de ĉi tiu netolerebla situacio ne estas plena, se ni rigardus nur al la multekosteco. Necesas alrigardi ankaŭ la laborgajnon, kaj tie nun distingiĝas, ke dum ni estas apud ultramalordigitaj ŝtatoj gvidantaj en la multekosteco kaj sur la kvina loko en la mondo, ni estas ankaŭ unuaj — sed de malantaŭe — la laborgajnoj. Salajroj kaj laborgajnoj estas ĉe ni pli malgrandaj ol tie, kie la multekosteco estas ne tiom netolerebla. Estas interese, ke la situacio en aliaj landoj pasintjare pliboniĝis, sed ĉe ni malpliboniĝis.

Tradukis el «Nová Doba» V. Lorenc (7321).

Letero de malliberigita K-do en Lodz

Ĉi-sube «Letero de K-do Nacevski». La sendinto enmetis ankaŭ la originalan leteron de K-do N. Oni certe mem komprenas, kial la letero estas skribita sur tiel malgrandega folieto: K-do N. sendis ĝin al lia frato pere de iu K-do, kiu finsidis la punon, kaj por ke «oni» ĝin ne trovu ĉe li, K-do N. devis skribi sur malgranda, facilkaŝebla paperaĵo. La «letero» estas kliŝigita en sia originala grandeco.

[BILDO p.3 | 31,30,64,58] Faksimilo de la mane skribita originala letero de K-do Nacevski, per tre malgranda densa skribo sur malgranda papereto.

Severa efektiveco faris, ke mi troviĝas inter la muroj de malliberejo. Tiel mi pligrandigis la krom tio jam tre grandan nombron da politikaj malliberuloj en Polio. Komence mi pensis, ke mi certe liberiĝos. Kontraŭ mi ja ne estis granda kulpigo: mi estis arestata pro tio, ke mi troviĝis en la vicoj de la Unuamajo-festantoj ĉe la standardoj de la komunista partio. Oni kondamnis min al 2½ jaroj da mallibero kaj senigo de ĉiuj rajtoj.

Tiel, K-doj, aspektas la libereco en eŭropa, «civilizita» lando. Mi volas jam malatenti la fakton mem, ke la registaro persekutas komunistojn. Tiu persekutado superas la limon de ĉia ebleco. La polico arestas ne nur komunistojn, sed multe da homoj nenion sciantajn pri komunismo, eĉ 14—15-jarajn infanojn. Tio okazis ankaŭ en mia proceso. Inter 23 arestitaj troviĝis 19, kiuj neniam partoprenis la agadon de l’ kompartio, tamen 15 estas kondamnitaj al 4, 2½ kaj 1½ jaroj. Unu akuzito, 14-jara infano, prezentis atestantojn, ke li en tiu tago dum la tuta antaŭtagmezo preĝis en preĝejo kun la tuta familio kaŭze de l’ datreveno de l’ morto de familiano; nur post la tagmanĝo li ekaŭdis muzikludon, kaj kiam li alkuris por ĝin aŭskulti, oni arestis lin. Ĉu tio ne estas ridiga komedio?

Mia mallibereja vivo ankaŭ ne havas belajn kolorojn. Por plibonigi la vivkondiĉojn ni ofte devis batali. Dum pli ol unu jaro de mia arestiteco ni naŭfoje batalis per simpla ago kaj dufoje per malsato. Multiuj malsaniĝas, ĉar la vivrimedoj kaj la aliaj elementaj bezonoj estas en plej terura stato. Plej ofte oni malsanas je ftizo, reŭmatismo kaj suferas je ventro kaj okuloj. Ni havas nian komunan bibliotekon kun pli ol 1000 libroj. Burĝajn gazetojn ni povas aboni.

Mi petas ĉiujn K-dojn, ke ili laŭpove sendu esperantajn librojn por nia mallibereja biblioteko laŭ la adreso: A. Nacevski, Marysinska 3, Lodz, Polio. Por ĉio mi dankas en la nomo de ĉiuj malliberuloj.

A. Nacevski (SAT-ano 5981).

[BILDO p.3 | 46,71,54,77] Kvinpinta stelo, ornamaĵo.

SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al kiu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!

ALTAJ SALAJROJ EN USONO

La Internacia Laboroficejo jus eldonis raporton de sia Vicdirektoro, s-ro Butler, pri Industriaj Rilatoj en Usono.

Unu el la plej interesaj ĉapitroj en tiu libro pritraktas la doktrinon pri altaj salajroj. El la sciigoj kolektitaj s-ro Butler kalkulas, ke la valoro de la manufakturaĵoj de Usono pliiĝis je 149 procentoj dum la lastaj dek jaroj, sed ke salajroj pliiĝis eĉ plie (175 procentoj). La meza valoro produktita ĉiujare de ĉiu laboristo plialtiĝis de 3 447,84 al 6 892,93 dol., dum la meza jara salajro pliiĝis de 579,14 al 1 253,93 dol.

Plene kunkalkulinte la pliiĝon de la vivkosto dum la sama periodo, oni povas konkludi, ke la aĉetpovo de salajroj pliiĝis je 37,1 procentoj. Certe la vivnivelo de la laboristoj estas plej alta en la plej bone organizitaj metioj. Tamen estas sendube, ke okazis ĝenerala plialtiĝo de la prospero de la Laboristaro en Usono kune kun pliiĝanta produktado.

S-ro Butler diras:

«Usonaj mastroj nun ĝenerale esprimas la opinion, ke altaj salajroj estas profitaj, kiel instigo al produktado, kiel kaŭzo de pli bonaj sentoj ĉe la laboristoj, kaj ankaŭ tial, ke ili kreas ĉe la salajruloj aĉetpovon, kiu nutras kaj subtenas prosperon. La pago de bonaj salajroj certe produktis tiujn rezultatojn, sed se oni imagus, ke la meza Usona mastro intence akceptis politikon favoran al altaj salajroj, tial ke li antaŭvidis tiujn rezultatojn, oni supozus en li antaŭvidon, kiun li ne povus pretendi. Estas ja vero, ke s-ro Henry Ford starigis minimuman salajron de 5 dol. por okhora tago jam en januaro 1914. Tiel farante, li radikale deflankiĝis de la tiam kutimaj salajroj kaj kaŭzis grandan maltrankvilecon kaj proteston ĉe siaj konkurantoj. Li faris tion, laŭ sia propra klarigo, tial ke li opiniis, ke ĝi estas bona negoco, kaj li trovis ĝin «unu el la plej bonaj kostmalpliigantaj procedoj, kiujn ni iam faris.» Tamen lia ago estis escepta kaj ne estis ĝenerale imitita. Do la lasttempa pliiĝo de salajroj povas esti atribuata al la ekonomiaj kaŭzoj antaŭe priskribitaj, kaj ne al intencita politiko. Tamen, oni trovis, ke altaj salajroj kunportas kompensojn, kiujn oni ne konjektis. Estas sendube, ke ilia efiko kiel stimulo kaj al produktado kaj al konsumado estis plibone komprenita de la mastroj ol iam antaŭe. La fakto, ke multaj miloj da laboristoj posedas superreston super la nuraj vivnecesaĵoj signifas pliigitan postuladon por ĉiuspecaj komercaĵoj, alivorte, pli konstantan merkaton kaj stimulon al plia produktado. Pro tiuj motivoj, la principo estas nun larĝe akceptita ĉe usonaj mastroj, ke estas bona politiko eviti laŭeble la malpliigon de salajroj, ke laŭpeca salajro por la sama laboro devas ne esti malaltigita, kaj ke oni devas serĉi ŝparrimedojn ĉie alie, antaŭ ol tuŝi salajrojn.

Laŭ la esp.-informservo de Internacia Laboroficejo.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

La anarkiista movado en Sud-Ameriko

En la anglalingvaj landoj ni ankoraŭ ne povas konstati, ke niaj ideoj enradikiĝis, spite la eminentaj propagandistoj, kiuj travojaĝis la usonajn landojn kaj ankoraŭ estas tie. Emma Goldmann en oktobro venis al Kanado kaj estas dezirinde, ke ŝi havu sukceson en Kanado kaj en la usonaj ŝtatoj por helpi krei movadon. Fine de la jaro 1925 ĝis junio 1926 Rudolfo Rocker entreprenis propagandvojaĝon tra ĉi-landoj, sed lia propagando turnis sin nur al la hebrea movado laborista.

En Nov-Yorko nur monate estas eldonata «Road to Freedom». Sed la hispanaj anarkiistoj plue eldonas la semajnan organon «Cultura Obrera» de Pedro Esteve. La italoj en Newark havas individuan organon «L’ Adunata di Reffratari» kaj anarkosindikalistan ĵurnalon «Germinal» en Ĉikago. En Tampa, kiu estas maljuna centro de la anarkiista movado, oni eldonas malgrandan ĵurnalon «Orientacion». La Sakko-Vanzetti-proceso okupas la popolamasojn en la usonaj ŝtatoj kiel ankaŭ en la tuta mondo. Malgraŭ tio la anarkiismo ne estas faktoro sociala en la anglasaksa Ameriko. Almenaŭ ne faktoro konsiderinda kaj plej malmulte en angla lingvo.

En Meksikio la situacio estas alia. Tie dum kelkaj jaroj estis kreata bonega bastiono la «Confederacio General de Trabajadores», kies kvina kongreso okazis la 1.—9. julio en la ĉefurbo. Tiu ĉi movado klopodas por la eldono de reprezenta organo, ĉar «Sagitario», eldonita de San Louis Potosi, ne sufiĉas por la granda movado de la lando. Grupo de junaj homoj plena je energio kaj entuziasmo fondas presejon por la eldono de semajna gazeto kaj propagandbroŝuroj. Por tio ili bezonas 15 500 pesojn, kiuj estas pageblaj dum unu jaro. Tie ili eldonas «La Batalla», kiu devos esti la necesega esprimrimedo por nia movado en Meksikio.

En aŭgusto J. M. Rangel kaj aliaj samideanoj regajnis la liberecon, kiun ili perdis pro partopreno en malsukcesinta ribelo en 1913. La maljuna Rangel estis tre aktiva en la bataloj de la liberala partio kontraŭ la diktatoreco de Porfirio Diaz.

En Kubo regas perforta reakcio, kiu eĉ ne timis fari mortigon, kiel montris la aferoj de Enrique Varona kaj Alfred Lopez. La lasta estis sekretario de la «Federacio Obrera». Varona estis mortigita per malkuraĝa maniero. Lopez estis arestita kaj forigita pro maloportuneco al la registaro. La anarkiista gazeto «Tierra» kaj la anarkisindikatista gazeto «El Progreso» estis malpermesataj de la diktatoreco de Kubo. La saman sorton trafis «El Libertario», kiu provis plenigi la breĉon. Nuntempe ne estas eble fari propagandan aŭ organizan laboron en Kubo.

En Kolumbio oni povas konstati diversajn provojn por revivigi la anarkiistan movadon. La centro troviĝis en Baranquillas, Bogoto, Santa Maria ktp. En mallonga tempo verŝajne ni povos konstati porliberecan movadon en tiu ĉi lando. Dank’ al la propagandvojaĝo de K-do Julio Diaz estas starigitaj grupoj en San Jose, Costa Rica, kiuj jam tiel sukcesis, ke ili eldonas malgrandan gazeton. En Centra-Ameriko niaj ideoj preskaŭ ne estas konataj inter la Laboristaro.

En Guyaquil kaj Anito, respubliko Ekvadoro, troviĝas nombro da homoj, kiuj simpatias al ni, sed mankas kapabla persono, kiu tie povus krei anarkiistan movadon sur solida fundamento. Komitato laboras por restarigi laboristorganizon sur bazo libera.

(INO) Esperantigita el «Road to Freedom».

BORIS STEFANOV

Tio estas la nomo de juna kaj kuraĝa bulgaro, defendanto de la rajtoj de la sklavigitaj dobruĝanoj, eksdeputito en la Bukureŝta parlamento, martiro pli frue de la Siguranca de Averesko, nun de la Siguranca de Bratiano.

Boris Stefanov kuŝas jam tutan jaron en antaŭa malliberejo ne pro iu farita krimo, sed nur pro siaj konvinkoj, kiuj ne plaĉas al la rumana rabista oligarĥio, perforte preninta Transilvanion, Besarabion kaj Dobruĝon. La sola kulpigo kontraŭ nia samlandano estas la sekvanta frazo, kiun li

[BILDO p.4 | 38,39,56,57] Ronda portreto de Boris Stefanov, viro kun lipharoj. Subskribo: «Boris Stefanov».

skribis en sia artikolo pri la Besarabia demando: «La politiko pri memdestino de la popoloj estas politiko demokrata, kaj estas nek s-ro Bratiano, nek la ŝtatuloj de la grandaj potencoj, kiuj havos la lastan vorton, sed la besarabia popolo mem.»

La samon li parolis publike kaj skribis en siaj artikoloj ne unufoje pri sia naskiĝlando Dobruĝo.

Jen la neaŭdita «krimo» de la popola aganto kaj gvidanto Boris Stefanov. Pro tiu «krimo» Boris Stefanov kuŝas pli ol unu jaron en la malliberejo, kaj la 26 p.m. li estis starigita antaŭ la Bukureŝta milita tribunalo kune kun unu studento, du laboristoj kaj unu studentino, kiuj kuŝas en la malliberejo jam tri jarojn.

La afero de nia amiko estis ekzamenota jam dufoje (la 18-an de februaro kaj 13-an de majo), sed ambaŭ fojojn prokrastata. Fine Bratiano decidis lin «juĝi». Tiun fojon la ekzamenado de la afero komenciĝis. Estas alvokitaj pli ol 200 atestantoj. La defendo estas entreprenita de la plej konataj rumanaj advokatoj, inter kiuj Kosta Foru, sekretario de la Ligo por defendo de la homrajtoj en Rumanio, Dobresku, prezidanto de la Advokata Ligo, Januĉesku, deputito de la vilaĝana naciista partio k. a.

Laŭ «Amboso», I. H. K.

Faktoj kaj komentoj

Usono-Britio.

La jenaj ciferoj el «Dimanĉa Laboristo» klare montras kiel la pezocentro de la financa mondo movas sin okcidenten. Aparte notindaj estas la eniroj de Usono eĉ en la britaj kolonioj — Kanado, Aŭstralio (unua tabelo).

Tabelo I

Kapitalo sendita (dum la ses monatoj: jan.—junio 1927)

al de Britio (funt. sterl.) de Usono (funt. sterl.)
Eŭropo 11 500 000 42 000 000
Sud-Ameriko 8 500 000 30 000 000
Aŭstralio 12 000 000 11 000 000
Kanado 5 500 000 22 000 000
Japanio nenion 4 000 000
Sume 37 500 000 109 000 000

Tabelo II

Tutkapitalo sendita eksterlanden (por ses monatoj: jan.—junio)

Britio (funt. sterl.) Usono (funt. sterl.)
1923 91 000 000 39 000 000
1924 66 000 000 77 000 000
1925 39 000 000 114 000 000
1926 63 000 000 123 000 000
1927 57 000 000 157 000 000

Tabelo III

Tutkapitalo disponebla por spekuli en hejmkaj eksterlandaj aferoj (jan.—junio)

Britio (funt. sterl.) Usono (funt. sterl.)
1924 106 000 000 640 000 000
1925 124 000 000 740 000 000
1926 132 000 000 810 000 000
1927 160 000 000 1 059 000 000

MARŜIPO KONDUKATA PER UNU SOLA HOMO

La gazeto «Daily Mail» anoncas, ke oni konstruas nun en Anglio, plenumante la mendon de amerika petrol-societo, ŝiponcisternon de 12 500 tunoj (milkilogramoj), kiu devas esti funkciigata per unu sola homo. La ŝipo estas ekipita de motoroj «Diesel», kies energio ne estas utiligita senpere kiel antaŭenpuŝa forto, sed por naski elektron. Sur la ponteto estas lokita aparato, kiu tre similas al la regaparato de elektra motorveturilo. Funkciigante turnilon, la ŝipestro povas marŝigi la marŝipon laŭ ĉiu dezirata irmaniero, ĝis rapideco de 11 699 m. Li povas ankaŭ haltigi la ŝipon aŭ ĝin marŝigi malantaŭen. Aŭtomata direktilo subtenas la ŝipon en la dezirata marŝado. La homo sur la ponteto estas sola, kiu okupiĝas pri la konduko de la marŝipo ĝustedirite. La laboro de la cetera personaro konsistas el ŝmirado kaj subtenado de la maŝinoj, purigado de la ŝipo ktp. Ĝi povas do esti limigita je minimumo. Estas nenecese, ke inter la ŝipanaro troviĝu meĥanikistoj kaj elektro-teknikistoj.

Kiel vidate, la homa menso ne haltas, kaj espereble ĉe la laboristoj ankaŭ progresos la klaskonscio por ke ili kapablu trudi al la mastroj plimallongigon de la labordaŭro.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 5

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Historio kaj evoluo de la sportmovado laborista en Germanio

(Daŭrigo¹)

«Laborista Pafula Asocio»

estas la plej juna el ĉiuj asocioj kaj fondiĝis en nov. 1920 en Brunsvigo. La motivo por la fondo estis la deziro kolekti la pafsportamantojn el laborista medio. Ĝi okupas sin pri ĉiuj manieroj de la pafsporto kaj krom tio ankaŭ migradoj kaj kelkaj specoj de malpezatletiko. De 360 membroj ĉe la fondiĝo ĝi nun atingis 5 000, kiuj en pafsporto ĉiuj estas aktivaj kaj je 60% partoprenas aliajn sportspecojn. Propran sportejon posedas 50 unuiĝoj.

«Asocio por Popolsaneco»

ne estas pure sporta kaj volas atingi sian celon per centrigo de la laboristaj unuiĝoj okupantaj sin pri sanecflegado kaj kuracado. Kiel subfakon ĝi akceptis la «Asocion de liberaj Homoj», kiu akcelas fizkulturon kaj nudsporton. Ĉi fako havas 2 000 membrojn, la tuta asocio 15 000. Ludejojn, sunbanejojn kaj akvobanejojn la asocio posedas 22. En 1908 ĝi transiris al socialisma mondrigardo kaj laŭ tio plenumas siajn laborojn.

«Laborista Sanigula Asocio»

certe ĝuas plej altan simpation por sia celo helpi proksimulojn kaj kontrastas la burĝan «Ruĝan Krucon». Ĝi fondiĝis en Magdeburgo en 1909 per la centrigo de jam ekzistantaj laboristaj sanigistaj taĉmentoj. Jen kelkaj nombroj el ĝia malegoista agado:

En la jaro nombro de la sekcioj membroj kursanoj helpoj
1909 13 996 1 200 —
1910 27 1 659 1 483 5 644
1911 46 2 172 2 584 12 387
1912 66 3 760 2 183 15 693
1913 73 4 670 2 980 16 980
1914 103 5 500 3 800 19 600
1915 62 1 855 mankas statistiko
1917 32 1 153 — —
1919 68 4 600 — —
1920 123 9 000 — —

Ĉiuj asocioj kuniĝas al la «Centra Komisiono por Laboristsporto kaj fizika kulturo» kies celo estas propagando por la laboristsporto kaj varbado por la aliĝintaj asocioj, kaj reprezentado de iliaj pretendoj antaŭ la ŝtato kaj la publiko. Ĝi atingas tion per fondo de sportkarteloj, eldonado de presaĵoj, aranĝo de lab. sportkongresoj, interrilatado kun registaro kaj jura defendo per transdono de memoraĵoj. Membroj de la komisiono estas la estroj de la asocioj, kaj tiuj sendas je 100 000 membroj unu delegiton en la administran komitaton.

Jen la stato de la sportmovado laborista en Germanio. Per io la lab. sportmovado sin bone kaj principe distingas de la burĝa. Dum tiu lasta akcelas sportan kaj gimnastan personkulton kaj celas al naciismo, ni vidas nian celon en la flegado de l’ fizikkulturo sur populara bazo, por fortigi Laboristaron korpe kaj mense, kaj eduki klasbatalantojn por la liberigo de l’ Proletaro.

¹) Vidu «S-ulon» n-o 136 pĝ. 5.

★

LA KONGRESO DE LSI

Gravaj cedoj — Novaj devoj

De la 5.—9. aŭgusto okazis en Helsinki la IV-a kongreso de l’ Socialista Sportinternacio Laborista (LSI—Lucerna). Riĉhava tagordo vokis al serioza laboro kaj la estonto devas montri en kia grado la akceptitaj decidoj figuros je la bono de l’ laborista sportmovado tutmonda.

Kvankam ni ĉi tie parolas de la tribuno de la tutmonda laborist-sportularo, tamen ne povas esti nia tasko kritiki ĉi tie la laborojn de la kongreso, ĉar tio embarasigus nin, vole- nevole enmiksiĝi je la partitendenca politiko de ambaŭ laboristaj sportinternacioj. Tion ni nepre evitu, ĉar jam estas sufiĉe da disputo sur tiu kampo, kaj ni tute ne kapablus iel influi la kuron de la afero. Estu nur konstatite — nia konvinko estas, ke: La starigo de la unuecfronto estas la unua, nepre necesa kondiĉo por la finvenko de l’ Laboristsporto. — En tiu ĉi rilato la rezulto de la kongresa laboro estas negativa. Per tio mi ne volas aserti, ke la volo de la kunvenintoj ne estis sincera. Sed, se en ambaŭ tendaroj, en LSI kiel en RSI, regus iom pli da toleremo — se ĉiu ĉe la aliulo vidus pli la bonan volon kaj mem evitus atakojn malicajn, riproĉojn kaj kalumniojn ktp. — tiam la paco estus proksima, sed…! El la ceteraj laboroj estas citindaj: La kritiko pri la Unua Olimpio Laborista en Frankfurt a. M. — kiu laŭ teknika vidpunkto trovis la aprobon de ĉiuj reprezentantoj. La ankoraŭ pagendan deficiton transprenis Germanio kaj ĝi klopodos — kondiĉe, ke la aliaj landoj pagos la garantifondon — amortizi la sumon sen alia helpo. Por la venonta Olimpio oni post vigla debato fiksis la jaron 1931 kaj Wien kiel festlokon. Rezolucio akceptita devigas la Intern. Oficejon subteni la klopodojn de la Internacia Laboroficejo en Ĝenevo por utiligi la postlaboran libertempon de l’ laboristoj al nia movado kaj niaj klasaj celoj. Same la starigo de militsekcioj en diversaj landoj trovis la aprobon de la kongreso. En 1928 okazos en la Laborista Gimnast- kaj Sportlernejo en Leipzig internacia gimnastkurso. La kostojn de la vizito devas pagi la landoj, kiuj sendos partoprenontojn. Krom tio la kongreso decidis, plifirmigi la interrilatojn kun la socialistaj partioj kaj sindikatoj. Al la eduko de la laborista junularo estonte estos montrota speciala atento. Unuvoĉe oni akceptis rezolucion por Sacco kaj Vanzetti (bedaŭrinde vane) kaj esprimis sian simpation al «lokaŭtitaj» metallaboristoj de Finnlando.

Kiel konate, krom tio sur la tagordo de la kongreso ankaŭ estis parolado de K-do Kostiainen pri «Laborista Sporto kaj Esperanto». La grundo estis bona. Jam de la unua momento la kondiĉoj de la kongreso favoris al nia afero. Oni ja kunvenis en lando, kies lingvo estas tiom malsimila al ĉiuj aliaj eŭropaj lingvoj, ke preskaŭ ne estis eble kompreni eĉ nur unu vorton. La partoprenantaj esperantistoj pro tio ne estis tro multe ĝenataj, ĉar jam ĉe la haveno atendis nin niaj samlingvanoj kaj daŭre restis ĉe nia flanko. Ĝis nun en kongresoj de LSI ĉiam triumfis tiuj personoj, kiuj krom la gepatra lingvo konis aŭ la francan aŭ la germanan. Sed en finna lingvo eĉ la plej kutimaj internaciaj esprimoj ne estas rekoneblaj. Tion oni spertis en la salutparolado de la prezidanto de Laborista Sportasocio de Finnlando K-do Mikkola, el kiu neniu komprenis eĉ nur la sencon. Post li parolis la ekstera ministro de Finnlando K-do Voimmna. Denove la samaj fremdaj sonoj aŭdiĝas, sed post kelkaj minutoj — kio estas tio — kelkaj novaj disĉiploj de nia kara lingvo mirigite kaj demande rigardas min? — ? Mi kapsignas kaj mia krajono rapidas trans la papero — jes, estas esperanto, kiu flue sonas tra la salono. De nun la traduka lingvo de tiu ĉi tago estas esperanto. Intertempe oni alportas la lokan gazeton «Suomen Sosialidemokraatti» (Finna Socialdemokrato), kiu sur la ĉefpaĝo montras saluton en finna kaj esperanto lingvoj. La okuloj de ĉiuj mondlingvanoj brilas. La sama gazeto en la sekvanta n-o eĉ publikigis la plej gravajn tagnovaĵojn en esperanto. Krom tio ĉiuj helpantoj de la kongresa sekretariejo estas esperantistoj. La gazetservo kuŝas en miaj manoj. Vespere dum la ŝipekskursoj ni mondlingvanoj ja ankaŭ havis sufiĉe da okazo praktiki nian lingvon, ni povis helpi al niaj K-doj per tradukado, kaj ne malofte diskute defendi esperanton. Nun, je la kvara kongrestago, nia K-do Kostiainen en tre delikata kaj simpatia maniero solvis sian taskon. Venis la debato — ĉiuj parolas por ni — ĉu ni jam venkis? Jes ni venkis! Nur la franca delegito motivigas, ke reorganiza laboro ĝenas en tuja lernado, sed tamen li ne kontraŭas. La voĉdonado rezultas unuaniman akcepton (Francio detenas la voĉon) de jena decido:

— pàgina 6 —

6 SENNACIULO

«Esperanto — estas celinde, ke en ĉiuj asocioj de LSI okazu kursoj por esperanto. La landaj organizoj estas devigataj zorgi pri tio.

La unueca interkompreniĝ-ebleco devas esti serĉata kaj trovata.

Lernu en ĉiuj landoj esperanton!

Korespondaĵoj kaj publikigaĵoj de la Intern. Oficejo, kaj inter la diverslandaj organizoj laŭeble okazu en Esperanto.»

Certe la decido en sia formo kaj signifo estas unika en la ĝisnuna historio de nia movado. Ke ĝi ne restas nur surpapera, montras la fakto, ke ankaŭ la novfondita Internacia Gazetservo aperos en esperanto. La dissendo okazos en firma interligo kun la gazetservo de SAT. Tiurilata interkonsento kun EK. de SAT jam trovis reciprokan sankciigon. Sed, ju pli signifoplenaj la cedoj, despli gravaj la devoj.

NIA TASKO

nun estas: zorgi per ĉiuj fortoj, ke la plenumo de la cititaj promesoj ne fiasku pro malatentemo kaj inerteco en niaj vicoj. Tio ne okazos se:

  1. Niaj K-doj en ĉiuj landoj klopodos interrilatiĝi kun la centrejoj de la sportmovado laborista.

    (La necesajn adresojn ni volonte peras!)

  2. En ĉiuj landoj la propagando por novaj kursoj estas centrigata al la sportmovado.

  3. Oni ĉie elektas peranton por prisportaj aferoj.

  4. La gazetservantoj de SAT plej rapide tradukus la sportinformojn kaj transdonus ilin al sportorganizoj kaj redaktejoj.

  5. Kaj se ili provizus nin per raportoj pri sia-landa sportmovado, kaj ne laste

kunlaborus al Sportpaĝo de Sennaciulo.

Do — ni fosu nian sulkon!

Ad. Wendt (2518)

TRA ESPERANTIO

AL LABORO!

Pli kaj pli evidentiĝas, ke la laboristaj organizoj interesiĝas kaj simpatias al esperanto. Faktoj kiel la rezolucio akceptita ĉe la Pariza kongreso de la Amsterdama Sindikatara Internacio, kiel la decido alprenita ĉe la kongreso de la Socialista Sportinternacio Laborista (oni legu pri tio sur la «Sporta paĝo»), kiel la enmeto de esperantaj klarigaj tekstoj en la grava ilustrita gazeto «A. I. Z.» kaj aliaj pruvas tion nekontraŭdireble.

Tiaj sukcesoj estas atingitaj per la metodo, kiun SAT iniciatis tuj ĉe sia fondiĝo: tuj utiligi praktike esperanton. Pri tio sendube neniu hodiaŭ dubas.

Sed estus grava eraro «ekdormi sur siaj laŭroj». La sukceso kreas novajn devojn, necesigas novajn klopodojn. Kaj okazas iafoje, ke ni sentas nin premegitaj per la pezo de la taskoj plenumindaj. Feliĉe la SAT-aparato estas sufiĉe fleksebla por ebligi, ke ni utiligu por la komuna afero ĉiujn laboremajn kaj kompetentajn fortojn. Tial, post interkonsento kun K-do M. Starr, ni decidis komisii al li la aranĝadon de konferenco, kies celo estus per tuŝebla fakto pruvi al la gvidantoj de la laboristaj organizoj ĉiutendencaj la praktikeblecon de esperanto.

La laborprogramo de tiu konferenco povos ekzemple esti jena: 1. Limigo de la labortago. 2. Pliintensigo de la laborista kulturo. 3. Laborista migrado. 4. La virina laboro. 5. Metodoj de imposto kontraŭ riĉuloj ktp.

La laboristaj organizoj estos alvokataj sendi delegiton, kiu raportos en sia gepatra lingvo, se li jam ne scipovas la internacian lingvon, sed la sola traduklingvo estos esperanto.

Ĉiu SAT-ano bone konsciu pri la graveco de la entrepreno. Necesas, ke ni ĉiuj streĉu la fortojn por certigi ĝian sukceson. Necesas, ke ĉiu, kiu povas iel helpi en tiu afero, interrilatiĝu kun la Direkcio de SAT, aŭ kun K-do M. Starr, 25 New Street, Londono SW 1.

Oni ne opiniu, ke senpripense ni iniciatas tiun entreprenon. Ni ja antaŭvidas malfacilaĵojn; sed ne temas pri baldaŭa okazigo de la konferenco. Unu jaro kuŝas antaŭ ni. Necesas tamen jam ekklopodi…

Al laboro!

La Direkcio de SAT.

*

SAT kaj Ili

Sub la titolo «Ni kaj SAT» Libera Laboristo raportas pri nia VII-a kongreso. La legantoj de «S-ulo» jam povis legi en la kongresraportoj pri la incidento okazinta komence de la kongreso rilate la anarkistan gazeton. La Organiza Komitato forprenis la ekzemplerojn, kiuj kuŝis sur la tabloj opiniante, ke gazeto, kiu kontraŭbatalas SAT-on¹), ne rajtas esti propagandata en la kongresejo. La plimulto el la kongresanoj havis alian opinion. Tial tute normale kaj laŭregule la anarkistaj K-doj ricevis kontentigon: la gazeto estis redonita kaj denove kuŝis sur la tabloj.

El tiu fakto lojalaj homoj konkludas, ke SAT estas ja organizo, en kiu regas toleremo, en kiu ĉiu povas defendi kaj akceptigi sian vidpunkton; ke laŭregule kaj normale regas la leĝo de la plimulto.

Alia pruvo pri toleremo kaj gastemo estas la fakto, ke ni eĉ konsentis, ke anarkisto ne-membro de SAT, K-do Liebetrau, povis tamen ĉeesti kaj eĉ partopreni la debatojn.

Sed la anonima kunlaboranto de «L. L.» havas sendube alian komprenon pri lojaleco. La legantoj juĝu mem: «Jam antaŭ jaroj oni fondis asocion, kies celoj estis internacie kunligi ĉiujn revoluciulojn pere de esperanto, t. e. SAT. Post la Rusa revolucio (oni rimarku, kiom objektive parolas la raportanto: laŭ liaj diroj SAT ekzistis antaŭ la Rusa Revolucio! E. L.) oni konstatis, ke la asocio tute estiĝis komunista, ĉar la plej granda parto da membroj estis komunistoj. (Absoluta eraro! E. L.) Se oni tiam sendis anarkian artikolon al nia organo, ĝi preskaŭ ĉiam estis metata en paperkorbon aŭ ĝi estis parte forstrekita tiel, ke ĝi perdis ofte sian veran valoron. Pli grave estis la fakto, ke nia asocio rifuzis protesti pere de nia organo, kiam anarkiemuloj en Rusio estis persekutataj, ekzilataj aŭ malliberigataj, nur ĉar ili estis propagandantaj ideon, kontraŭ tiaj kontraŭrevoluciaj agoj.»

La cetero el la artikolo estas same malice verkita. Ni ne perdu la tempon por refuti evidentajn malveraĵojn, sed ni profitu la okazon por diri, kiu estas nia starpunkto rilate la realan fakton, ke SAT rifuzis protesti kontraŭ malliberigo de «anarkiemuloj en Rusio».

SAT estas superpartia organizo; ĝi konsistas el anoj aliĝintaj al diversaj inter si luktantaj partioj. Por konservi en niaj vicoj la necesan unuecon, necesas eviti enkonduki «la disputpunktojn, kiuj nuntempe disigas la klasbatalajn organizojn». (Gvidrezolucio, Cassel, 1923.) Sekve, ĉu do ne estas klare kaj memkompreneble, ke la ĉi supre priparolita fakto estas ĝuste unu el tiuj «disputpunktoj», kiujn ni devas nepre eviti? Se SAT protestus kontraŭ la menciita ago, ĝi per tio perdus sian senpartiecon; ĝi kvazaŭ agus kiel tribunalo, kiu pretendas juĝi la agojn de la Sovetia Registaro. Kaj ĉiu scias, ke Sovetio reprezentas unu sekcion el la III-a Internacio.

Ĉu do niaj K-doj anarkistaj ne scias, ke ne mankas al la komunistoj argu-

¹) Ĉe la kongreso mi bedaŭrinde ne havis la tekston de la artikolo, pri kiu estas aludite. Ĉi okaze, por ke ĉiu honesta persono povu juĝi kaj konkludi mem, ni almenaŭ citu parteton el tiu senbaza, senpruva, anonima, nur malicoplena artikolo: «Kian celon havis la SAT-gvidantoj okazigante la kongreson en Rusio? Ili volas sekurigi al SAT konstantan subvencion el la buĝeto de Komintern, ĉar la ĝisnuna financa subteno okazis neregule. Tiucele la komunistoj tute demetis sian eksterlandan ‘unuecfrontan felon’. Ili prezentis SAT en ĝia vera naturaspekto…»

Kaj jen estas la konkludo: «Nek unu minuto por fremda celo, nek unu centimo por fremda organizaĵo. Ne unu TLES-ano restu en SAT — tiu moskva agentejo.»

— pàgina 7 —

SENNACIULO 7

mentoj por pravigi la agadon de la Sovetia Registaro? Tiajn pledojn kontraŭ anarkistoj ni ricevis abunde. Kompreneble ili ĉiuj iris en paperkorbon. Kaj ni povas sincere deklari, ke la komunistoj eble havus pli da motivoj ol la anarkistoj por plendi pri neapero de siaj artikoloj. Ni ja ricevas abunde materialon el Sovetio, dum la anarkiistoj ne sendas, ĉar ili faras disigan laboron per eldono de propra gazeto.

Nia lojaleco rilate al la diversaj tendencoj estas reala kaj sincera. Kiuj ne volas konsenti pri tio, tiuj estas ĉu fanatike blindaj personoj, kiuj ne kapablas vidi la veron, aŭ mallojalaj individuoj kun kiuj ne utilus polemiki.

E. L.

[BILDO p.7 | 1,28,35,35] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro, paperfolioj kaj skribplumo.

EL LA REDAKTEJO

Kiel ni laboras

Abundan materialon ni ricevas. K-doj el la tuta mondo ĝin sendas. Tutajn 16-paĝajn kajerojn de «S-ulo» ni povas per ĝi plenigi…

La gvidanto, K-do Lanty, elektas. La subskribinta redaktoro korektas, maŝinkopias, ordigas. La artikolojn li devas prespretigi. Nur post longa, streĉiga laboro ili estas sendataj al la presejo en Leipzig. Tie la korektadon de la presprovaĵoj faras nia administranto…

Multfoje la senditaj «artikoloj» estas en tia stato fuŝa, ke la aspekto estas kortuŝa. Por esti uzeblaj, la redaktoro devas ilin tute reverki…se li povus ilin deĉifri.

Al la gvidanto precipe la malbonaj okuloj ne permesas tion fari. Sed la redaktanto siavice ankaŭ ne intencas difekti la siajn. Tial kelkfoje ili sendas la fuŝmaterialon rekte en la… paperkorbon.

Do, se vi volas, ke la fruktoj de via cerbkaj man-laboro vidu la «blankan mondon», skribu klare, nur sur unu flanko de l’ papero kaj uzu kiel eble pli bonan materialon. Aliel, viaj «trezoroj» senkompate flugos al… vi jam scias, kaj estos domaĝe por la uzita tempo kaj por viaj sendkostoj.

I. H. K., red.

*

NIA POŜTO

3711. — Pro mia tiutempa foresto el Parizo la «elredakteja malpermeso» aperinta en n-o 143 ne estis de mi kontrolata k. ĝin mi ne aprobas ĉiurilate. Jen respondoj al viaj rimarkoj: 1. uzino ne estas internacia vorto, k. eĉ en Britio, la lando kie unue malvolviĝis grandskale la industrio, oni ne uzas ĝin (factory). Eĉ la idistoj uzas la vorton fabrikerio, ne uzino. 2. demonstracio estas ja oficiala vorto, sed ne kun senco politika; ĝi rilatas al matematiko. 3. via aserto, ke organizo estas agado, estas ne pruvita; por montri agadon ni aldonas la sufikson ad ĉe la radiko. Por esti tute logika en via argumentado vi devus postuli, ke ni uzu la formon «organizitaĵo». La logikemo en nia lingva afero estas ja idismo nepre kondamninda, se ni volas konservi al esperanto ĝian facilecon k. flekseblecon. 4. ni ne uzas ĉefliteron ĉe la vorto esperanto a) tial ke oni ne kutimas skribi nomon de lingvo kun ĉeflitero, b) tial ke ni ne volas partopreni en la mistika sento de la malnovaj esperantistoj, kiuj ĉefe skribas la vorton kun ĉeflitero por honori la «karan lingvon». Ni ankaŭ skribas la vorton dio sen ĉeflitero, kio certe ĉagrenigas la kredulojn. E. L.

5323. — Materialo abundas; ni provos tamen utiligi viajn sendaĵojn, almenaŭ parte. Artikolo pri la «Virino en Hindio» estos bonakceptata, tial ke ĝis nun malmulte aperis en «S-ulo» pri tiu mondparto. «Saluton al Sovetio» estus ja korekta k. mi persone preferas tiun formon; sed la manko de akuzativo ne estas eraro. Oni ja povas jene kompreni: Sovetio estu salutata. Ni ne devas kateni la lingvon per tro severaj reguloj. Nur la klareco gravas. E. L.

Rolo (Sovetio). — Via letero estas tro longa por trovi lokon en «S-ulo». Cetere ĝia publikigo venigus certe ne malpli longan respondon. Ni ne povas plenigi la gazeton per polemikaĵoj. E. L.

SAT-ano pseŭdonima. — Jam aperis en «S-ulo» kelkaj artikoloj pri Bulgario, sekve ni ne povas utiligi vian manuskripton. Dankon! E. L.

10 041. — Bedaŭrinde la kaso de «S-ulo» ne permesas enmeti senpage anoncojn eĉ en formo de «informo». Red.

3201. — Tre interesa, sed pli taŭga por la Gazetservo de SAT, kien ni sendis ĝin. Ni mem havas tro da materialo por uzi ĝin tuj. Red.

9853. — Jes malaperis ankaŭ aliaj leteroj. Ekzistas tie kelkaj individuoj kun gluozaj manoj. Adm.

*

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Britio. Pli granda nombro da kursoj ol iam antaŭe komencas sub la N. C. L. C. k. aliaj lab. organizoj. Post la sukcesa kongreso en Leeds okazis aliaj en Tottenham, London Centra k. Manĉester. 28. lab. organizoj reprezentiĝis ĉe la Lab. Klubo en Centra Londono en la BLEA-kongreso. Longaj raportoj pri tiuj ĉi kongresoj k. la VII-a kongreso de SAT aperis en Dailly Herald, Sunday Worker, Stop Assistant Leeds Citizen k. aliaj jurnaloj. Certe la brita Laboristaro aŭdis pri SAT k. es-po Prof. Collinson, K-do Boubou k. aliaj esp-istoj refutis la kritikon de esp-o farita de R. W. Postgate en la «Plebs». — Finnlando. La IV-a Kongreso de Socialista Sportinternacio Laborista (LSI), okazinta la 5.—9. aŭgusto 1927 en Helsinki, akceptis post parolado de K-do Kostiainen unuanime (nur franco detenis sian voĉon!) decidon favoran al esp-o. Krome, la kongreso decidis, ke la novefondita Intern. Gazetservo ankaŭ aperu en esp-o. Laŭ interkonsento kun EK. de SAT, nun ĉi gazetservo estos dissendata kun nia SAT-servo. — Germanio. SAT-Konferenco de la 5-a sektoro okazis la 11. 9. 27 en Rheydt. Ĉeestis 72 Gek-doj, inter kiuj 18 gastoj. Salutis la konferencon oficialaj reprezentantoj de la loka sindikatara kartelo k. de kompartio. La sektorkonsilanto, K-do Petersen, raportis pri «sektoraj aferoj» k. pro privataj cirkonstancoj rezignis pluan konsilantecon. Estis unuanime proponitaj K-do von der Heid kiel konsilant-kandidato k. K-do de Bruin (Nederlando) kiel vickonsilanto. Oni decidis aranĝi du sektorkonferencojn jare. K-do v. d. Heid raportis pri siaj impresoj de la VII-a, k. K-do Burger lekciis pri «Racia Vivmaniero». — Dimanĉon, la 11. 9. 27 kunvenis la SAT-anoj el Frankfurt a. M., Mannheim k. Rüsselsheim okaze de ekskurso. Sub prezido de K-do Roth okazis vigla diskuto pri la VII-a SAT-kongreso. En sia parolado pri «La vojaĝo de la III-a germana laborista delegacio al Sovetio» la sama K-do citis, ke tiaj vojaĝoj devas esti uzataj de la K-doj propagandcele k. kiel delegitoj estu laŭeble elektataj K-doj, kiuj jam scipovas praktike uzi esp-on. — Sovetio. En Dnepropetrovsk la 2. 9. 27 komencis studadon «Rondeto de esp-o» kun tre bona sukceso. La lernantoj de la rondeto rilatas kun lab. esp-istoj el Germanio, Aŭstrio, Svedio k. Anglio. Aliĝis al SAT kvar personoj. — En Mariinsk (Sibirio) okazis la 15. 8. 27 spektaklo, aranĝita de esp-istoj k. lab. poŝt-telegrafistoj, kun interesa ekspozicio el esp-aĵoj. La 3. 9. 27 en la klubo de fervojistoj estis parolado kun junularo pri esp. La lokaj murĵurnaloj presigas artikolojn k. kronikon pri esp-o. — En Barnaul (Sibirio) la 26. 8. 27 dum kultur-konsiliĝo de ĉiuj sindikataj reprezentantoj, K-do Goldfeder informis pri la signifo de esp-o por la internacia proletar-solidareco. La kultur-fako de distriktoficejo sindikata konsiderante la gravan valoron de esp-o proponas: 1. ĉiel helpi la organizadon de entreprenoj por ellerno de esp-o, 2. informadi la lab. amasojn pri la signifo de esp-o kiel kultur-eduka faktoro k. ilo de internacia prolet-solidareco, 3. utiligi la esp. rondetojn ĉefe por interligado kun eksterlandaj entreprenoj, ĉeloj partiaj k. junkomunistaj, profesiaj, «Mopr»-I. R. H. k. inter izolaj laboristoj. 4. plej baldaŭ alsendi la liston de dezirantoj ellerni esp-on k. tuj komenci la instruon. Por gvidi la suprenomitan kultur-klerigan laboron k. doni la necesajn informojn estas elektitaj K-doj Kozlan k. Goldfeder.

*

La gelaboristoj el Barnaul’aj ĉefaj vagonlaborejo kunvenintaj la 19. 8. 27 je vesperfesto, dediĉita al la patronataj de ili K-doj enkarcerigitaj en la malliberejo de Stara-Zagora, Bulgario, sendas al ili per «S-ulo» trans limoj, maroj k. montoj sian varmegan fratan saluton k. certigas, ke la komencitan batalon por liberigo de l’ tutmonda Proletaro el la kapital-jugo ili daŭrigos ĝis la momento, kiam ne plu restos ie eĉ unu malliberigita proleto. La tuta monkolekto, farita en tiu vesperfesto, estas disponota al la persekutataj k. turmentataj familioj k. parencoj de la diritaj malliberigitoj en Bulgario. La «malfermita letero» finas: «Nia interligo estu garantio de nia komuna venko super la tutmonda burĝaro! Ni firmigu kun vi la internacian solidarecon proletaran k. unuecfronton pere de internacia proleta lingvo ESPERANTO!«

★ DIVERSAĴOJ ★

10-a Datreveno de la Sovetia Oktobra Revolucio

K-doj el Sovetio!

La Sekcio Aalsmeer de la «Internacia Laborista Helpo» intencas aranĝi

Sovetrusan Ekspozicion

dum la tempo de la 15-a oktobro ĝis la 15-a novembro.

Per tio ni celas atentigi la nederlandajn laboristojn pri la grava fakto de la ekzistado de Sovetio por la tutmonda Laboristaro kaj entuziasmigi ilin por la defendo de Sovetlando. Samtempe tiu ekspozicio klare montros kiom esperanto valoras por la laborista klaso.

Por tiu celo ni bezonas vian helpon — alvenigi la necesan materialon: objektojn, bildojn, statistikojn koncernantaj laboristan vivon, kamparanan vivon, ruĝarmeon, instruadon, ruĝajn anguletojn, infanprizorgon, ripoz- kaj kuracdomojn, kooperativmovadon, ateistan movadon, laboristajn klubojn, teatron, industrion, hejmindustrion ktp.

Se ni sukcesos fari belan kolekton, ni aranĝos ekspozicion en diversaj nederlandaj urboj.

Malgrandajn sendaĵojn per la poŝto oni sendu rekte al mia adreso, por pli grandaj aŭ kolektivaj sendaĵoj oni skribu al:

N. Karotam, ul. Rahova 17 komn. 331, Leningrad, kiu peros la alsendon.

— pàgina 8 —

8 SENNACIULO

Rekompence ni sendos nederlandajn produktaĵojn, ekz. florbulbojn aŭ florsemojn.

Objektoj, kiuj povas esti vendataj, ekz. objektoj el la kamparana hejmindustrio, ni ankaŭ volonte ricevos aŭ pagos.

K-doj, estas grava entrepreno! Pro tio multnombre partoprenu kaj tuj preparu, ĉar la tempo jam estas mallonga.

Por la Sekcio Aalsmeer de la I. L. H., M. Harmsen, Aalsmeer, Nederlando.

*

Al ĉiuj korespondoficejoj kaj individuaj labeskoj

Ĉe la Ŝevĉenkovska distrikta sindikata oficejo estas fondita esperanta konsultejo. Ĝia plej grava tasko estas interŝanĝo de korespondleteroj kun eksterlandaj laboristoj pri plej aktualaj temoj. La plej interesaj leteroj estos publikigataj en la sovetiaj presorganoj kaj la konformaj n-oj sendotaj al la korespondintoj. La konsultejo petas ĉiujn esp. korespondoficejojn kaj individuajn labeskojn skribi laŭ adreso: Sovetio, Ĉerkasi Okrujnoje Profbjuro Esperanta Konsultejo. Tuja respondo al ĉiuj estas garantiata.

*

Esperanto-propagandistoj atentu!

Vi havas nun la eblon eluzi la plej belajn esperanto-paĝojn de AIZ por la esperanto-ekspozicioj. Laŭ peto vi senpage ricevos de ni aranĝon el 7 numeroj de AIZ kun detala presita instrukcio por gluado de speciala efika poresp-a afiŝo. Mendu tuj!

Esperanto-fako de Neuer Deutscher Verlag, Germanio Berlin W 8, Wilhelmstrasse 48.

*

Francaj abonantoj de AIZ (Laborista Ilustrita Gazeto Tutmonda) atentu! La ĝisnuna reprezentanto de AIZ en Francio ne plu estas Messagiere I. Feiler, Paris, Hôtel des postes, boîte postale! K-doj ne ricevintaj la gazeton bonvolu repostuli de li sian monon kaj sciigi nin pri la rezulto. La nuna daŭra abonejo por AIZ estas:

Librairie Centrale, Paris, Hôtel des postes, boîte postale III.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Belgio.

— La grupo «Nia Ideo» k. SAT-anaro de nun kunvenas en la «8-hora Domo» Carnot strato, 112, Antwerpen, ĉiusabate je la 8-a h. vespere.

Britio.

K-do J. Barry, 40, Whitehouse Rd., Abbey Hulton, Stoke-on-Trent, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., interŝ. librojn.

Adresŝanĝo: La membroj bonvolu noti la novan adreson de la enlanda peranto K-do D. Sheriff, 43, The Grove, London, W 6, same por K-dino Helen Sheriff k. K-do C. H. Dierks.

Bulgario.

K-do Ivan D. Armin, kv. Malak-Parij, ul. 40, Nr. 19, Plovdiv, dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l., L, PI, bfl., precipe kun gejunuloj. Ĉiam resp.

K-do Marin P. Belel, kv. Malak-Parij, ul. 8, Nr. 40, Plovdiv, dez. koresp. kun ĉiul. gejunuloj, PI, bfl., resp. garantiata.

Ĉeĥoslovakio.

K-dino Filomeno Lustinez, Hopfengarten, 27, Bodenbach, III., dez. koresp. kun perf. esp-istoj, anoj de la «naturamikoj» pri turismo, skisporto, migrado, naturbelaĵoj, vegetarismo ktp. Sendu PI de naturamikaj domoj!

Francio.

K-do J. Wutte, Oberbetschdorf (Bas-Rhin), dez. interŝ. bildojn pentreblajn pri homaj tipoj k. naciaj vestoj; koresp. kun lignaĵistoj, meblo-k. konstrudesegnistoj.

Germanio.

K-do Friedrich Nitze, librotenisto, Rosenstr. 12, Zittau i. S., dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l., precipe pri profesiaj demandoj, L, PI, bfl.

— Geknaboj (12—14 j.) dez. interŝ. L, PK, PI, kun samaĝuloj, loĝantaj ekster la germanlingva regiono. Adr.: K-do Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A. 28.

Atentu! La SAT-grupo (Schweinfurt i. Bay.) aranĝas ekspozicion de 2.—6. 11. 27. Gek-doj de ĉ. l. estas petataj sendi PI. Adr.: SAT-grupo, Theresienstr. 5, II., Schweinfurt i. Bay.

K-do Willy Fleissner, Burkhardtsdorf i. Erzgeb., dez. koresp. nur per PI, bfl. Ĉiam resp. garantiata.

K-do Fritz Löschner, Siedlung, Kemtau i. Erzgeb., dez. koresp. k. ĉ. l., L, PK, PI. Ĉiam resp.

K-do Artur Puchert, Harzer Str. 88, Berlin, SO, 36, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., L, PI, PM.

K-do Paul Liebeskind, Wiesenstr. 7, Liebertwolkwitz b. Leipzig, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-do Oskar Naumann, (34 j.), Langestr. 43, I., Pirna a. E., dez. koresp. k. ĉ. l. pri racia vivmaniero, L, PK.

— SAT-rondo de Neugersdorf dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, precipe L. Adr.: K-do Herm. Hoffmann, Bergstr. 14-b, Neugersdorf i. S.

Adresŝanĝo: K-do Karl Dobeck (4151), Bismarckstr. 14, ptr., Falkenstein i. V. (antaŭe Gartenstr. 77).

Hungario.

K-do Stefano Paŭlo Nolipa, Hunyadi-u. 15. sz. Pesterzsébet, kolektas k. interŝ. esp. glumarkojn.

— Gek-doj volas koresp. pri ĝarden- k. abelkulturo, same pri a. temoj k. ĉ. l. Adr.: Ladislao Selmeczy, Akácfa-u. 14, sz. Vecsés.

Portugalio.

Adresŝanĝo: La Laborista Esp. Societo «Nova Vojo» nun loĝas en Rua da Flores, 13, 1°, Lisboa, (stratŝanĝo).

Sovetio.

— Por tutmonda piedvojaĝado ni serĉas kunvojaĝantojn el Anglio, Francio — laŭeble kun fotoaparato. Skribu al: K-do Teo Heeger ĉe Kazina, ul. Zencova, 166, Ufa.

K-do A. Vagner, skola, 2, Naro-Fominsk, Mosk. gub., dez. koresp. pri div. temoj, literaturo, klerigo, L, PI. Rapide resp.

K-do A. Lapustin, Ojrotskaja ul. 30, Ulala, Ojrotsk. obl., dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI. interŝ. gaz. ĵurn.

K-dino K. Kastova, ul. Volodarskogo, Titovski per., Naro-Fominsk, Mosk. gub., pri div. temoj, L, PI.

[REKLAMO p.8] PETRO (la nomo presita horizontale kaj vertikale per grandaj literoj, kun nigra strio) — La fama lerno-legolibro kun ruslingva vortar-ŝlosilo speciala estas ricevebla el la Kremenĉuga Esperanto-Agentejo, KREMENĈUG, Dom Sojuzov, «ESPERANTO». Prezo (afranko inkluz.): 50 kop.

[BILDO p.8 | 37,84,42,95] Ornama nigra figuro el triangulo, rombo kaj renversita triangulo apud la anonco.

[REKLAMO p.8] ATENTU! Kamparanaj k. Lab. Korespondantoj de Ŝadrinska «Krestjanskaja Gazeto» dez. koresp. pri ĉ. temoj kun ĉiul. Gek-doj. Ĉiuj taŭgaj leteroj estas presataj en ĉi-ĵurnalo. Adr.: Sovetio, Uralo, Ŝadrinsk, red. «Krestjanskaja Gazeto» al K-do Vlasov Jakov.

[REKLAMO p.8] Aperis germanlingve: Wendel, La eklezio en la karikaturo. Enhavas 125 bonegajn ilustraĵojn, anekdotojn, proverbojn kaj kantojn. Prezo: bindita tole, sur bona papero 3 mk. g. Ĉiun germanlingvan literaturaĵon prizorgas laŭ originalprezoj de la eldonistoj: Kurt Hubricht, Leipzig O 30, Germanio, Mariannenstr. 22, I. Poŝtĉeko n-o 43 808. — Se vi interesiĝas pri tiu literatura fako, vi regule senpage estas informata per prospektoj kaj katalogoj pri la novaĵoj en via fako.

[BILDO p.8 | 85,50,90,59] Ornamaj nigraj horizontalaj strioj apud la anonco.

[REKLAMO p.8] ATENTU! La Lab. Esp. Grupo (LEA) aranĝos la 6. 12. 1927 «Letervesperon». Ni ĝentile petas ĉiujn grupojn, izolulojn k. Gek-dojn sendi al ni L, PK, PI, ktp. Anticipan dankon al ĉiuj. Resp. gar. Adr.: Laborista Esperantista Grupo, Breitegasse, 25/27, Buchhandlung «Fränkische Tagespost», Nürnberg, (Germ.).

[BILDO p.8 | 84,60,90,70] Granda nigra ekkriosigno (!) apud la anonco.

[REKLAMO p.8] ATENTU! Pro okazonta la 7. 11. 27 en Sovetio festado de la Oktobra Revolucio ni atendas salutleterojn el ĉiuj landoj por diversaj proletaj organizoj kaj gazetoj de urbo Rostov-Don. Adr.: Esperantista Komitato, Poŝta kesto, 82, Rostov-Don (Sovetio).

ENHAVO:

  • Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, de E. Lanty ….. pĝ. 1
  • Mia buĝeto, de (2978) ….. „ 2
  • El la sendependa Ĉeĥoslovakio, de (7321) ….. „ 2—3
  • Letero de malliberigita K-do en Lodz, de (5981) ….. „ 3
  • Altaj salajroj en Usono, de Internacia Laboroficejo ….. „ 3
  • La anarkiista movado en Sud-Ameriko, de INO ….. „ 4
  • Boris Stefanov, trad. I. H. K. ….. „ 4
  • Faktoj kaj komentoj ….. „ 4
  • Marŝipo kondukata per unu sola homo ….. „ 4
  • Sennaciula Sporta Paĝo, de (2518) ….. „ 5—6
  • Tra Esperantio ….. „ 6—7
  • Diversaĵoj ….. „ 7—8
  • Korespondado, anoncoj ….. „ 8

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 158, 13 d’octubre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 158 — APERAS SEMAJNE — 13. Oktobro 1927

[BILDO p.1 | 47,2,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» meze de la kaplinio.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

La Martiroj de Tolpuddle¹)

Tolpuddle, malgranda vilaĝo en provinco Dorsetshire (Dorsetŝir), Sud-Anglio, kuŝas malproksime de la moderna urbo Bournemouth je 40 km. Ĝi estos por ĉiam pilgrimloko de metiunuiĝanoj britiaj, ĉar la juĝa ekzamenado kaj ekzilo de ses tiuvilaĝaj laboristoj estas la plej bone konata epizodo en la frua historio de metiunuiĝismo.

Krom se la leĝo permesas la starigon de metiunuiĝoj ilia stariĝo estas neebla, nepraktikebla.

Antaŭ la jaro 1824, la leĝo de Anglio plej certe ne permesis; male, ĝi estis sovaĝe formulita kaj plej efike administrata por malpermesi.

Devigaj servadoj al baronoj kaj sinjoroj estas ĉesigitaj en Anglio ĉirkaŭ la mezo de la XV-a jarcento, kaj la plimulto el la angla popolo estis leĝe libera (esceptante kombinadon por pligrandigi salajron) sin disponi laŭ sia plaĉo.

Por ke metiunuiĝoj povu ekzistadi, necesas ke la publika opinio ne estu malfavora. De la XV-a ĝis la fino de la XVIII-a jarcento en ĉi lando la publiksento estis decide kontraŭema. Ne estis ĝis 1824, ke tiu ĉi sinteno ŝanĝiĝis sufiĉe por ebligi la forigon de la Asociaj Leĝoj kaj la ekzistadon de metiunuiĝoj. Eĉ post tiam bezoniĝis la pluaj aktoj de jaroj 1859, 1871, 1875 kaj 1876 por leĝe asekuri la emancipon intencitan de la iniciatantoj de la akto de 1824. (Kaj nun vidu pri nova leĝo n-o 137 de «S-ulo», paĝo 3.)

La unuaj gvidantoj renkontis grandajn malfacilaĵojn. La registaroj timis ilin, la dungantoj malamegis ilin, la laboristoj mem dubis pri ili. Ili devis konvinki la registarojn kaj parlamentanojn, ke la metiunuiĝo celis kontraŭbatali subprememan postuladon ekonomian, kaj ne por fordetrui la komercon nek por renversi la ŝtaton.

Ili devis perforte devigi aŭ flatfavorigi multajn mastrojn, ili devis konvinki la

[BILDO p.1 | 38,48,62,72] Foto de memorpordego kun arka enirejo kaj fera krado; super la arko la surskribo «TOLPUDDLE MARTYRS», ambaŭflanke tabuloj kun teksto.

laboristojn pri sia honesta intenco kaj pri sia kapableco konstrui la metiunuiĝojn, kiujn ili proponis.

La sociaj malbonaĵoj de ĉi epoko estas priskribitaj en pamfleto de E. G. Wakefield, M. P. (membro de parlamento), 1830, jene: —

«Anglia agronomia laboristo kaj anglia publiksubtenato — ĉi vortoj estas sinonimaj. Lia patro estis publiksubtenato kaj la patrinlakto enhavis nenian nutrecon. De sia plej frua infaneco li ankoraŭ ricevis malbonan nutraĵon, kaj nur duone sufiĉan por kvietigi sian malsaton, kaj eĉ nun ankoraŭ li suferadas la dolorojn de ne kontentigata malsatado preskaŭ la tutan tempon dum kiu li ne dormas… Lia mizerega ekzistado estas mallonga; reŭmatismo kaj astmo kondukas lin al la malriĉulejo, kie li enspiros sian lastan spiraĵon sen unusola dolĉa rememoro, kaj lasos lokon por plua malfeliĉegulo vivi kaj morti en tiu sama maniero kiel li.»

Jen tiaj kondiĉoj instigis aŭ devigis la starigon de la unua unuiĝo de agronomiaj laboristoj ĉe Tolpuddle en 1833.

La laboristoj en la provinco Dorsetŝir tiutempe ricevadis salajron de 7 ŝilingoj semajne. Ili sciiĝis ke, en aliaj distriktoj oni pagas 10 ŝil. semajne. Do ili aranĝis kunvenon kun la mastroj en la ĉeesto de la pastro kaj faris interkonsenton por ricevi 10 ŝil. semajne.

La farmistoj ne honoris la kontrakton, sed malplialtigis la salajron ĝis 8 ŝil. semajne. Oni petis la laboristojn, ke ili iru al la Provinca Halo, kaj tie la magistratano informis ilin, ke ili devas labori rekompence tiom, kiom plaĉus al iliaj mastroj. Tiu ĉi averto sekviĝis per malplialtigo ĝis 7 ŝil. semajne, kaj per minaco, ke baldaŭ ili ricevus nur 6 ŝil.

Tiam diras George Loveless (Ĝorĝ Lovles), la ĉefo de la ses martiroj, «La laboristoj interkonsiliĝis kion fari, ĉar ili sciis, ke estis neeble subteni honeste la vivon per tiaj rimedoj. Mi vidis, diversokaze, raportojn pri metiaj Societoj; mi informis ilin pri tio ĉi kaj ili volonte konsentis starigi helpan societon inter la laboristoj, jam sufiĉe komprenint­e, ke estus vane atendi rebonigon flanke de mastroj, magistrato, aŭ pastroj. Mi enketis ĉe konato kiel havigi informon por procedi, kaj mallonge pli poste, du

¹) elp. Tolpudel.

— pàgina 2 —

10 — SENNACIULO

delegitoj de metia Societo nin vizitis, starigis helpan Societon inter la laboristoj kaj klarigis al ni kiel daŭrigi.»

La laboristoj en Tolpuddle alprenis regulojn kaj ritojn tradiciajn, komplikan aniĝceremonion kun ĵurpromesoj pri sekreteco ktp. Ke ili havis nenian intencon agi kontraŭ la reĝo aŭ lia regno estas klare el la 23-a regulo: —

«Ke la celo de la societo neniam povos esti pli rapide atingata per ia ago aŭ agoj perfortaj, sed, kontraŭe, ĉiaj tiaj okazoj necese emos malhelpi kaj detrui la societon mem. Tiu ĉi Societo, tial, ne aprobos ian perfortadon kontraŭ la Leĝo.» (Daŭrigota.)

★

Muzeo en la ĉambroj de Lenin

La 16-an de aprilo en Smolny, en la ĉambroj, kie dum la Oktobra Revolucio kaj poste, ĝis transloĝiĝo Moskvon de la registaro, loĝis Lenin, oni inaŭguris la fakon de Muzeo de la Revolucio. Oni faris ĉion, por prezenti la loĝejon de Lenin en ĝia pli frua aspekto. La laboron direktis diversaj K-doj, kiuj multfoje renkontadis K-don Lenin kaj bone sciis lian loĝejon.

En la enirejo, kie staris vestŝranko kaj kie antaŭe oni lavis sin, nun estas farita anguleto de la Muzeo de Revolucio. Oni kolektis ĉi tie multon, kio estas kunligita kun la unuaj tagoj de Oktobro. La vico de valoraj fotografaĵoj kaj bildoj: Tutrusia konferenco de «fabzavkomoj» (fabrik-komitatoj de laboristoj) antaŭ unu semajno ĝis la revolucio. Okupo de la Vintra Palaco. Okupo de la telefonstacio. Taĉmentoj de Ruĝagvardianoj. La kanonoj ĉe la eniro en Smolny. Batalo kun Blankgvardianoj. Kabineto de Lenin. Amaskunveno sur la Jakorna placo en Kronŝtadt. La unuaj flugfolioj de Milit-Revolucia komitato.

La loĝejo mem de Lenin per si prezentas malgrandan helan ĉambron kun alta plafono. Tra la fenestro estas vidata katedralo de Smolny, kie ĝis la Revolucio preĝis lernantinoj de Smolny (ĝis la Revolucio Smolny estis la supera lernejo por nobelulinoj). La ĉambro estas dividita je du partoj. Post baraĵo estas du mallarĝaj litoj, pornokta tableto kaj malgranda ŝranko. Estas tiom malmulte da loko tie, ke du personoj apenaŭ povus disiĝi. La dua parto de la ĉambro estas pli vasta, ĝi estis io meza inter kabineto kaj akceptejo. Apud la muroj staras sufiĉe «elturmentita» apogseĝo kaj du tre malnovaj seĝoj. Ĉe la muro staras ankaŭ virina tableto, kiu restis, evidente, de unu el t. n. «klasdamoj», kiu okupis tiun ĉi ĉambron. Tie loĝis kun sia edzino kaj laboregis dum la multfamaj tagoj de la Oktobra Revolucio ĝia genia gvidanto.

Miloj da ekskursantoj vizitis la ĉambrojn de Iljiĉ Lenin. Post ili restis centoj da skribaĵoj en ĉiuj lingvoj. Rusoj, ukrainoj, turkmenoj, kukĉoj (nomadoj en nord-orienta Siberio), latvoj, svedoj, angloj, ĉinoj, japanoj, — ili ĉiuj kunportis kun si por la tuta vivo la memoron pri la simpleco kaj nepostulemo de la Lenina loĝejo. La skribaĵoj tre elokvente parolas pri tio.

Sur la tablo la lasta skribaĵo estas datumita per la 10-a aprilo 1927 — ĝi estas postsigno de la lernantoj-surdmutuloj de la lernejo je la nomo de K-do Frunze.

P. Kirjuŝin.

★

Ĝenerala klasorganizado de la laboristoj en Hispanio

De kiam okazis la lasta persekutado en Barcelono, la labororganizoj estas preskaŭ tute detruitaj. Tiu persekutado estis okazigata de la sanga generalo Martinez Anido, nun ministro por Interno, kaj de la ne malpli sovaĝa barcelona policestro Arlegui, hodiaŭ jam mortinta kaŭze de kormalsano pro siaj krimoj. Kruelaj estis tiuj tagoj dum kiuj la laborista sango, la plej konscia, trakuris la barcelonajn stratojn kaj ceteron en Hispanio.

Eble granda estis la surprizo de la tutmonda Laboristaro, kiu sekvis kun sufiĉa intereso la vojiron de la hispaniaj laboristoj, kiam ĝi konstatis tiun amasan forlason flanke de sindikatiĝintaj laboruloj; la timiga batalilo, nome Konfederacio Nacia de la Laboro (CNT), baldaŭ fariĝis tre malforta kompare ĝian antaŭan venkoplenan epokon.

Kio motivigis tiun katastrofon?

La ekonomi- kaj moral-bataloj, kiujn oni ĉiutage faris, kiel ankaŭ la reciprokaj malamoj inter gvidantoj meze de CNT, kaŭzis, ke mankinte tiuj centoj da laboristoj hontege mortigitaj, kaj la restantaj malmultaj aktivaj kaj inteligentaj K-doj vidante sin devigataj foriri ankaŭ el la batalejo, la persekutado senkompate daŭris, ĉar oni aplikis al ili la forkurleĝon, ebligis, ke la popolamaso troviĝu sen gvidantoj kaj tiam ĝi forlasis la batalejon kaj batalilon.

La suprecitita persekutado forportis el niaj vicoj la plej sindonemajn, aktivajn kaj inteligentajn K-dojn, kiel ekzemple Layret, Segui, Boal, Vandellós, Menacho, Canela, Orchs ktp.; ni povus citi kelkcentojn, ĉiuj estis viktimoj de la kapitalismo, klerikularo kaj militistoj de Hispanio.

Dum la venkoplena sindikatperiodo oni devis solvi kelkajn konfliktojn, fini kelkajn luktojn; sed ne estante sufiĉe preparitaj la laboristoj, mankante al ni kapablon por solvi ilin energie, ne atentante la penojn kaj suferojn, ni estis devigataj cedi, kaj memkompreneble, en la nekonscia popolamaso, tiuj malvenkoj malutilis multege la moralajn kaj materialajn fortojn de la CNT.

*

Kiam la laboristorganizoj estis vere detruitaj, ekaperis la politikpovo de militistoj.

Ja ĉiuj laboristoj el la tutmondo konsciis, kian registaron la malfeliĉa Laborularo hispana devas elporti. La Direktorio estas prezidata de Primo de Rivera (akvo-trinkemulo, laŭ liaj propraj vortoj) kaj de la sangega M. Anido.

Kelkfoje la Direktorio povis solvi la egan mizeron hispanian, sed nur fiaskojn ĝi atingis pro sia malkapablo. Tamen ĝi helpata kaj konsilata de la granda kapitalistaro kaj monaĥoj, ĉiam plej energie kaj kruele pritraktis gelaboristojn.

La burĝaro dank’ al la nova registaro iom post iom forprenis la almilitaĵojn, kiuj sange estis gajnataj de laboruloj.

*

Nur celante sian apartan egoismon, la burĝaro studis lastatempe manieron por findetrui du pecojn el la antaŭe potencega CNT kaj samtempe laŭleĝe forrabi la okhoran labortagon, kaj havis la sorton ricevi la baton la teksista kaj fabrika industrio.

La 13. 7. 27 antaŭ la enirejoj de la fabrikoj aperis matene je la 8-a h. afiŝo sur kiu oni legis: «La mastroj kaj la laboristoj interkonsentis plilongigi la labordaŭron por malkrizigi ĉi industrion». Sed, kiuj estis tiuj laboristoj, kiuj tion interkonsentis? Ili ekzistis nur en la imago de la mastroj. Leginte tion atente la laboristinoj, subita ekribelo eliris el ĉiuj tiuj simplaj koroj, kaj unuanime ĉiuj kaj ĉie kuraĝe strikis tuj. Preparitaj estis ĝendarmaro kaj policanaro por «frapi» la ekspluatatojn «senkonsidere». Unu tagon post la alia daŭris la striko kun grandaj malfacilaĵoj registaraj, burĝaj, policaj kaj laboristinaj; la ĵurnaloj nur povis citi notojn de provincestro kaj mastroj, kiuj notoj nur celis malorientigi la strikantan ĝeneralan opinion.

Post oktaga striko la provincestro publikigis en ĵurnalo barcelona noton, kiu tekstis:

«Finiĝis la striko»

«Mi finigas la strikon. La proksiman lundon ĉiuj devos labori 9½ horojn. Severege estos punataj tiuj, kiuj provos malhelpi la eniradon en fabrikoj.

La Provincestro, Milans del Bosch.«

Sed neniu obeis tiun ordonon, kiu eble estis sugestita de Martinez Anido, veninta Barcelonon eksprese por solvi la aferon kune kun la ĉefmastro teksista, Grato Sert.

Fine, post senĉesaj minacoj ĉiaspecaj, dum kiuj la strikantinoj kuraĝe atakis monaĥinojn, kiuj intencis ekfunkciigi maŝinaron, finiĝis la striko post venkego de la laboristinoj, t. e. denove labori ok horojn tage, kiel antaŭe.

Nenecese estas diri, ke la registaro, burĝaro kaj ĝenerale ĉiu persono ege surpriziĝis, fakte konstatante, ke mal-

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 11

graŭ la mizero, la neleĝa organizado kaj aliaj kaŭzoj, la spirito ribelema ne malaperis, sed ĝi nun ekzistas tiel potenca, kiel iam. Kaj ni rimarku, ke la venkego estas pli rimarkinda, pli ŝatinda, kiam rilatas la virinan aferon, ĉar ĉiuj montris al la homoj la vojiron, kiun ĉi-tiuj devos sekvi, se estas atakataj de ekspluatantoj.

Ni salutas tutkore la K-dinojn, kiuj, per tiu duonmonata striko venkiga, donis al ni sian ekzemplon…

Pala Grugell (7389).

★

La testamento de Sun-Jat-Sen

Kvankam la testamento de Sun-Jat-Sen estas jam sufiĉe konata per la nacilingva gazetaro, ni tamen publikigas la sekvantan parton, kiun sendis al ni juna ĉinia K-do, por kuraĝigi lin. Ni preferus ricevi artikolon pri la ĉinaj moroj, kutimoj, vivado ktp. kaj esperas, ke nia K-do sendos ankaŭ ion similan por niaj legantoj. Red.

Sun-Jat-Sen, la ĉefo de Gomintan kaj samtempe la gvidisto de monda revolucio, naskiĝis en la jaro 1866 en la provinco Kvangtung. Kun sincera bedaŭro pri lia morto, la ĉinoj havas la deziron sekvi konforme je lia profetaĵo la vojon al heligo kaj prosperigo por kiel filo de vilaĝano. Kiam li havis la aĝon de 12 jaroj, li estis edukata en Ameriko. Tiam pleniĝis lia cerbo per revoluciaj pensoj, kiuj igis lin senti por Ĉinio la bezonon renversi la dinastion Ĉin, por fondi novan Ĉinion kun novaj popoloj. En sia vivo li ne sole celis akiri por Ĉinio liberecon kaj egalecon, sed ankaŭ por la tutmondaj malfortaj nacioj kaj la klasoj subpremataj. Malfeliĉe li mortis la 12-an de marto 1925. Nuntempe, la estonteco de Ĉinio, esperante iutage doni novan civilizacion al la mondo. La sekvantan testamenton li kun larmoj emociaj lasis al siaj K-doj, kiam li sentis, ke nelonge vivus li. Pro tio, ke ĝi nian atentigon indas, mi decidis ĝin traduki en esperanto, por prezenti al la legantaro de «S-ulo».

K. K. J. (Kanton).

En la pasintaj kvardek jaroj mi mem okupis min pri «Nacia Revolucio», celante akiri por Ĉinio liberecon kaj egalecon. Kun sperto dum kvardek jaroj, mi jam bone scias ke, por atingi tiun ĉi

[BILDO p.3 | 38,17,62,40] Portreto de Sun-Jat-Sen, mezaĝa viro kun lipharoj, en uniforma jako kun alta kolumo. Subskribo: Sun-Jat-Sen.

celon, unue ni devas veki la popolamason, kaj unuigi la tutmondajn naciojn, kiuj faras kun ni egalan kontrakton, kunbatalante ĝis la venko.

Ĝis nun la «Nacia Revolucio» ankoraŭ ne sukcesas, tial ke ĉiuj miaj K-doj estas devigataj klopodi daŭrigi laŭ miaj verkoj: «La projekto de ŝtatkonstruo», «La principo de ŝtatkonstruo», «La tripartaj popolaj doktrinoj», kaj la manifesto de unuafoje tutlanda reprezentanta kunveno, por akiri la fruktodonan efikon. Nuntempe mi pretendas kunvenigi la popolan kongreson kaj nuligi la maljustan kontrakton, miaj K-doj nepre devas akceli miajn opiniojn per la plej mallonga tempo mi restas sincere al vi.»

Faktoj kaj komentoj

Fremdaj eldonaĵoj en Francio

Respondante al demando de senatano Courtier (Kurtie), la ministro por internaj aferoj en Francio deklaris, ke en Francio aperas jare 177 libroj en fremdaj lingvoj, dividitaj jene: itala 30, angla 24, rusa 21, hispana 19, germana 18, pola 14, ukraina 8, esperanto 7 ktp.

Laŭ statistiko en Francio estas publikigataj 167 ĵurnaloj kaj revuoj en fremdaj lingvoj. El ili 30 en itala, 24 en angla, 21 en rusa, 18 en germana, 15 en hispana, 14 en pola, 8 en armena, 7 en esperanto, 4 en hungara, 3 en hebrea, 3 en greka, 2 en araba, po 1 en irlanda, gruza, ĉeĥa, rumana, serba.

Do en ambaŭ vicoj esperanto okupas la OKAN lokon!

La libro-produktado de Eŭropo

La «Droit d’ Auteur», oficiala organo de la unuiĝo por defendo de literaturaj kaj artaj produktaĵoj, komunikas:

En la libro-produktado de l’ mondo gvidas ree Germanio per plej grandaj ciferoj. Dum la pasinta jaro aperis 23 082 libroj, kio, komparante la produkton de la antaŭa jaro, signifas 8513 librojn da pliiĝo. La nombro de libroj eldonitaj en Francio estas 14 943, t. e. per 5540 pli da libroj, ol dum la antaŭa jaro. En Rusio kaj Hispanio duobliĝis, en Italio de 6321 malpliiĝis je 5804 la nombro de eldonitaj libroj. En la okcidenteŭropaj landoj la literaturo de dialektoj pereas malrapide. Kontraŭ la pluraj temoj, precipe kontraŭ teknika kaj pedagogia, malkreskas la nombro de metafizikaj, filozofiaj, la orientaj kaj ĝeneralaj filologiaj eldonaĵoj. Kaj en Esperantio?

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo unua)

I. LA PATRIOTISMO ESTAS RELIGIO

Deveno de la patriotismo

Por havi ĝustan komprenon pri patriotismo, necesas unue ekrigardeti sur la historion. Tie ni konstatos, ke la ideologia enhavo de tiu vorto tre variis laŭ pasado de jarcentoj. Sed ni ankaŭ konstatos, ke restas en ĝi io konstanta: ĝia mistika, religia karaktero. La kulto de la primitivulo por sia totemo¹) kaj tiu de la nuntempa patrioto por sia nacia standardo estas esence samaj.

En la nuna stato de la etnografia, sociologia kaj historia sciencoj estas neeble havi tute certajn sciojn pri la unuaj homaj grupiĝoj. Hipotezas scienculoj — certecon ne liveras.

En sia fama Parolado pri deveno kaj fundamentoj de la Malegaleco inter la homoj, J. J. Rousseau (Rusó) diras, ke la plej antikva kaj natura homa societo estis la familio, sub la formo laŭ kiu ĝi ekzistas ankoraŭ nuntempe.

La historiisto Fustel de Coulanges (Kulanĵ) en sia verko La Antikva Civito ankaŭ prezentas la familion kiel la unuan socian ĉelon. Sed li jam parolas pri familio iom pli larĝa ol la moderna; ĝi entenas servistojn kaj klientojn²). Laŭ tiu sama aŭtoro la sentoj de la primitiva homo estis unue limigitaj je la amo de la patro por la infanoj, de la fratoj por la aliaj, de la filoj por la gepatroj. Ekzistis nur familia amo. Poste la fila amo postvivis la morton de la patro, ĝi memoris pri liaj heroaĵoj kaj baldaŭ la mortinta heroo fariĝis ia dio.

La kulto por la praŭloj konsistigis la unuan religion; la unuaj temploj estis tomboj, kie, laŭ la tiutempa³) kredo vivis la animo de la mortintoj.

Komence la ideo pri patrio kuniĝas kun tiu unua religio. Ĝi unuigas, en la saman kulton, la grundon, kiu entenas la kadavrojn de la praŭloj (latine: terra patria), la memoron pri iliaj heroaĵoj, kaj la familipatron (Pater familias), kiu estas samtempe militestro, juĝisto kaj pastro.

Laŭ Fustel de Coulanges la primitiva homaro konsistis el aro da neintermikseblaj familioj, grupiĝintaj ĉirkaŭ siaj hejmaj dioj. Poste la samrasaj familioj interligiĝos por sin defendi aŭ batali kontraŭ la komunaj malamikoj. El la praŭlo, la nomdona (greke: eponyme) heroo, ili faros novan religian ligilon por pli vasta grupiĝo, kiun oni nomas gento (lat: gens). La gentoj ankaŭ kuniĝos kaj konsistigos kuriojn (fratrioj, ĉe la grekoj). Pli poste tiuj kurioj ankaŭ interligiĝos kaj tiam aperos la triboj. Ne haltas tie la evoluo: triboj federaciiĝas kaj tiel estiĝas nacioj.

Ĉe la unua ŝtupo (la familio) de tiu proceso (procesus) la tuta komuna riĉaĵo apartenas al la patro; ĉe la lasta stadio, la nacio simile apartenas al la reĝo, kiu reprezentas dion sur la tero, se li mem ne estas dio, kiel la faraonoj, la cezaroj, aŭ ankoraŭ nun la imperiestro de Japanio.

(Pluo sekvos) E. Lanty.

¹) Pli poste la senco de tiu vorto estos detale klarigata; nun sufiĉas scii, ke la totemo estas ĉu viva, ĉu senviva estaĵo (kutime besto aŭ planto), kiun la primitivuloj konsideris kiel la praŭlon de la grupo.

²) Ĉi tiun vorton necesas kompreni laŭ ĝia latina senco. La kliento (cliens) estis plebano, sub la patroneco de iu patricio (romana nobelo). Ĉi lasta devis protekti sian klienton kvazaŭ patro protektas sian infanon.

³) Hodiaŭ oni povas ankoraŭ konstati similan kulton por mortintoj per la maŭzoleoj konstruitaj por honori ilin.

— pàgina 4 —

12 — SENNACIULO

SENNACIULA STUDENTA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE STUDENTA FAKO, ORGANIZITA ĈE JUNULARA SEKCIO DE SAT

De la Redakcio

Ni ĝis nun ne ricevis la materialon pri Studentsekcikunveno dum nia VII-a SAT-Kongreso, pro tio en ĉi-numero ni nenion presas el ĉi materialo. Ĝi aperos en la sekvonta SSP.

Okaze de la komenco de Studenta lernjaro, ni esperas ricevi de K-doj materialojn por SSP. Same ni esperas pri la pliviĝligo de laboro inter Studentaro.

Materialon sendu al Dim. Snejko aŭ al K-do H. Muravkin (Berlin).

STUDENTARO EN HISPANIO

Kion skribi pri la studentaro nialanda? 98% el ĝi estas simplaj birdegoj pro la malpli preparita restanta birdaro. Ili heredas,… heredas la sangon, la ŝviton, de «malplifeliĉuloj» al amataj pli altaj filoj, sed preparante, kiel povas por ke ili fariĝu aŭ restu kiel la venkanta gepatraro, kiu per la vortoj «studo», «studento», «justeco» —, «rajto al propraĵo», kaj eluzado de la fortoj al similuloj, por ke ili «ne mortu de malsato», «interŝanĝo simpla», ili laboras, oni donas monon al ili, «publikordo», «patriotismo», «nia amata saĝularo»,… diboĉeme, nepropenseme la idoj afekte, fanfaroneme kiel studentoj, kiaj estas nur komediantoj, kaj poste por daŭrigi la gepatran tiranecon. Certe por tio ili studas. Studas 98% el la tuta studentaro. Studas por ke la postenoj ne vaku. «Por servi al popolo». Ili «laboras» ĉe iu el multaj sportejoj faŝistejoj-katolikaj. Ili estas la pli alta nivelo! Ni devas genufleksi por kontentigi ilin, por ne esti tiom altaj.

Nun pri la restintaj 2%. — Studentoj laboristoj. Ili estas malriĉaj kaj devas ĉiutage peni por la panakiro almenaŭ iometa. Ili sin vidas malhelpataj de la tuta nuna socio, krom la laboro, krom la studado. Kiam studentoj-laboristoj troviĝas en ekzamena periodo tiam ankoraŭ pli oni malpermesas, ke ili kuraĝiĝu ĉar la malakceptoj estas oftegoj. Por antaŭeniri ili bezonas multan obstinecon. Tamen riĉuloj, se ili volas, tuj estas akceptataj por ekzamenoj, ĉar ili studis ĉe profesoroj al kiuj ili pagis multe da mono.

Laborist-studentoj laboras krom en universitatoj ankaŭ en razejoj, kie ili akiras panon. En komercejoj, apotekoj kiel hejminstruistoj — ili laboras por havi eblecon studi, ricevante ĉie mokojn pri sia malriĉeco. Studentoj pagas pro siaj studoj de 20 ĝis 50 pesetoj¹) pro lecionaro kaj nur per la sama monpago oni povas ekzameniĝi 1—2 foje.

Plej multe da malriĉaj studentoj studas por fariĝi instruistoj, komercistoj, teknikistoj, meĥanikistoj, agronomoj, kelkaj pro filozofio.

Tre malgranda estas la nombro de studentoj ĉe la aliaj pli multekostaj «karieroj» — arkitektoj, inĝenieroj, kuracistoj, juristoj kaj aliaj sciencistoj pli puraj aŭ spekulaciaj.

Universitatoj nenion donas al studentoj. Post la fino de studado ili estas tiom malspertaj, ke ili taŭgas por nenio. Kaj ili vagadas serĉante laboron.

La spirito de studento estas ne prizorga, foje egoista, sed ofte kun granda solidareco. La sindikatstudentoj disvastigas inter studentaro revolucilitera­turon. Ili disvastigus eĉ foliojn, broŝurojn dum amaskunvenoj — sed en nia lando oni riskas, ke iu blovos al orelo de polico…

Ĉiu SAT-studento penu por amikiĝi kun alilandaj studentoj. Disvastigu espon inter studentaro por praktika uzado, interŝanĝado de libroj ktp. Ĉiu studento helpu al studentsekcio.

(357.)

De la redakcio. Ĉi supre presita artikolo nin ne kontentigas. Ni atendas konkretajn priskribojn pri la vivo de laborista studentaro en Hispanio. Kiel studentoj-laboristoj studas en universitatoj, kiom da horoj ili studas tie, rilato al ili flanke de profesoroj kaj riĉstudentaro, kiel vivas studento, lia buĝeto, lia tago? Jen tiuj priskriboj estas pli taŭgaj por ni.

★

«KOMUNISTAJ UNIVERSITATOJ»

(Pri Blankrusia Kom. Universitato)

De la Redakcio. Ni enpresas ĉi artikolon responde al kelkaj petoj el Anglio, Germanio kaj Francio, priskribi ĉi novan tipon de lernejoj en USSR. Ni kun plezuro enpresos ankaŭ la artikolojn pri la superaj lernejoj de aliaj partioj. Ni bezonas artikolon pri la vivo kaj laboro de anglaj kolegioj. Kiu verkos ĉi artikolon?…

Studentoj de komunistaj universitatoj

En Sovetio ekzistas la tipo de novaj superaj lernejoj — tiel nomitaj komunistaj universitatoj. Ĉi universitatoj celas prepari bonajn partianojn por la revolucia, profesia, soveta kaj partia laboro. La universitatoj estas starigitaj konforme al la propono de X-a Tutsovetia Partia kongreso de T. K. P. (B.).

Antaŭe funkciis nur tiel nomitaj superaj partilernejoj.

En Soveta Blankrusio la komunista universitato estis malfermita en 1925. Ĉi universitato havas nomon de Lenin. En la universitato studas la partianoj — precipe laboristoj, kiuj aktive partoprenis laboron en revolucia batalo, en la civita batalo, estis sur frontoj. Ĉi laboristoj aŭ kamparanoj venas en universitaton de maŝinoj aŭ plugiloj, por 4-jara edukiĝo, por ricevi necesajn sciojn — por poste povi partopreni jam gvidadon en la revolucia batalo — revolucia socialista konstruado. Dum la studado studento ricevas subvencion, komunloĝejon kaj samon havas lia familio.

La vivo en la universitatoj komenciĝas je la 7-a matene.

Post la matenmanĝo ĉiuj eklaboras en la kabinetoj, laborejoj. Studtago daŭras ĝis la 4-a. Poste tagmanĝo. Je la 6-a komenciĝas praktika laboro de studentoj en fabrikoj, komunist- aŭ komjunulĉeloj, rondetoj, ktp. Ili gvidas rondetojn, kaj ankaŭ ĉiu studento laboras en fabrika ĉelo. Stu-

[BILDO p.4 | 65,24,89,49] Foto de granda plurtavola konstruaĵo vintre, kun senfoliaj arboj antaŭe. Subskribo: MINSK. Blankrusia Komunista Universitato je la nomo de Lenin.

dentoj ankaŭ memedukas sin en diversaj rondetoj, ili lernas literaturon, havas sport-, dam-, ŝaklud-rondetojn.

Dum la vintra kaj somera ferioj studentoj disveturas en vilaĝojn, kie ili laboras en parti-, profesi-, kultur-, sovet-organizoj. Ĉiuj studentoj vivas en komunloĝejoj. Ili mem purigas ĉambrojn, lavas plankojn ktp. Sabato estas tago de purigo. Ĉe oni purigas. Je la 7-a okazas la gimnastikleciono, poste ripozo kaj je la 9-a matenmanĝo. Ĉambrojn kaj fine mem baniĝas en propra universitata banejo. Antaŭ nelonge 44 K-doj finis universitaton, kaj post monata ripozo, revenos en fabrikojn kaj oficejojn de kie ili venis. Kaj nun kun ricevitaj scioj — Leninismaj — ili iras efektivigadi la instruon kaj testamentojn de K. Marks kaj Lenin — por baldaŭa triumfo de tutmonda Revolucio.

Komunistaj universitatoj estas novaj postrevoluciaj formoj de supera lernejo. Ili troviĝas en grandaj urboj de Sovetio. Blankrusio havas nur unu kom-universitaton — universitaton je la nomo de Lenin.

Kaj pli ol 250 leninist-studentoj lernas tie.

Boris Kuĉur.

★

TRA STUDENTIO

Delegitaro de Amerika Studentaro faris studvojaĝon tra Sovetio, kie ĝi konatiĝis kun la vivo kaj laboro de Sovetiaj studentoj.

La delegitaro vizitis Rostov-Don, Moskvon, Leningradon k. aliajn urbojn.

En nuna jaro en la superaj lernejoj de USSR estas akceptitaj pli ol 200 miloj

¹) 0,10 sv. fr. = 0,12½ hisp. pes. = 0,02 us. dol.

— pàgina 5 —

TRA ESPERANTIO

EL LA ADMINISTREJO

Stato de la membraro fine de septembro 1927

Landoj Membroj Landoj Membroj
Alĝerio 11 Jugoslavio 66
Argentino 17 Kanado 5
Aŭstralio 2 Latvio 32
Aŭstrio 274 Litovio 31
Belgio 113 Maroko 1
Brazilio 2 Nederlando 72
Britio 208 Norvegio 28
Bulgario 41 Nov-Zelando 1
Ĉeĥoslovakio 184 Persio —
Ĉinio 20 Polio 57
Dancigo 7 Portugalio 15
Danio — Port. Afriko 1
Estonio 17 Rumanio 5
Finnlando 43 Saarlando 1
Francio 327 Sovetio 2101
Germanio 1617 Sud-Afriko 3
Grekio 1 Svedio 53
Hispanio 97 Svisio 26
Hungario 38 Tunizio 1
Islando 1 Turkio 4
Italio 4 Urugvajo 2
Japanio 29 Usono 28

Sume: 5586 membroj

K-doj, ankoraŭ tri monatoj kaj la malnova jaro estos pasinta. La supra tabelo montras al ni la staton de nia membraro en la fino de septembro. Ni ne kredas, ke la membrostato ankoraŭ multe pligrandiĝos en tiu ĉi jaro, sed tion ni eĉ ne deziras, ĉar la provizo de nia 1927-a Jarlibro estas elĉerpita. Tamen ni jam nun komencu nian varbadon por la jaro 1928 kaj se ĉiu K-do kaj K-dino faros sian devon, almenaŭ varbi unu novan membron por la venonta jaro, ni ne dubas, ke nia 1928-a Jarlibro enhavos statistikon kun membrostato de 10 000. Do, ni ne perdu tempon kaj jam nun koncentrigu nian tutan forton al la varbado. Ĝuste en aŭtuno dum la longaj vesperoj niaj laborfratoj kaj fratinoj serĉas spiritan distrilon kaj jen esperanto estas la plej bona amiko dum tiuj enuigaj horoj. La plej bona servo, kiun vi povas fari al via Asocio, al la amata SAT, kiel multaj diras, estas la anigo de novaj membroj.

Sed ankaŭ al niaj malnovaj membroj ni devas turni nin kun la peto, jam nun renovigi la membrecon por la jaro 1928. Ni intencas eldoni nian Jarlibron almenaŭ dum marto 1928, kaj se ĉiu membro estas akurata ni facile povos fari tion. Pro tio necesas, ke jam nun oni sendu la kotizon por la venonta jaro al la Adm. de SAT. Krom tio la samurbanoj devas atentigi unu la alian pri la renovigo de la kotizo. La adresojn vi facile trovas en la Jarlibro. Per tiu procedo neniu K-do povas diri, ke li forgesis tion. K-doj vi konsideru, ke esperanto nur havas valoron, se vi organiziĝas en la kadro de SAT kaj per tio aplikas la lernitan lingvon mondskale.

Demandilo: Kun la lasta Jarlibro SAT dissendis demandilojn por kompletigi nian Jarlibron venontan. Bedaŭrinde, ne ĉiu aktiva membro atentis tiun fakton kaj ĝis nun nur malgranda parto plenumis tiun demandilon kaj resendis ĝin. Estus tre dezirinde, ke ĉiu membro sendu sian demandilon al la Administracio, jam pro tio, ĉar ni bezonas la diversajn enketojn pro statistikaj celoj. Kompreneble, se la koncerna membro deziras, ke ni nenion publikigu en la Jarlibro, ni certe obeus al lia deziro. — Necesas atentigi kelkajn K-dojn pri unu afero. Opaj K-doj kredis verŝajne, ke la demandil-afero estas bona afero kaj tiel ni povas presigi niajn dezirojn rilate korespondadon. Ne, ne K-doj, tion ni ne povas fari! Se iu volas korespondadi pri la plej diversaj aferoj kaj aĵoj, tiu devas uzi la “Korespond-fakon” en “S-ulo”. En la Jarlibro sub la adreso ni nur plej koncize notas la diversajn punktojn. La Jarlibro-buĝeto ne permesas al ni fari flankensaldojn.

Pri Sektorkonferencoj (Subkongresoj) de SAT

La tagoj de SAT-kongresoj estas belaj, entuziasmigaj kaj neforgeseblaj. Kiu neas tion? Mi kredas neniu. Estas fakto, ke tiaj internaciaj renkontoj estas eĉ ĉefaĵo en nia movado. Pri tio neniu dubas, kaj aliaj Gek-doj jam ofte kaj multe parolis kaj skribis pri tio. Sed kiu ne jam bedaŭris, ke la plej multaj aktivuloj ne povas partopreni… ĉar mankas mono kaj eventuale ankaŭ tempo. Ni scias ke ni nun ne ankaŭ povas aliigi tion, ĉar ni ĉiuj ja nur estas proletoj kiuj eĉ ne perlaboras tiom, kiom ni bezonas por la nutrado.

Ĉu la sektorkonferencoj solvos ĉi aferon? Pri tio nun temas. En “S-ulo” n-o 67 jam estas skribita pri tio artikolo. La proponoj de la skribinto estas ĉiukaze subtenendaj. Dum festotagoj (du-aŭ tritagaj) estu aranĝotaj tiaj konferencoj. Sufiĉe frue kaj bone per organiza komitato aranĝataj, tiaj kunvenoj havos efikon propagandcele kaj ankaŭ interne de nia asocio. (Se ĝi ankaŭ ne havas la samajn gravajn taskojn kaj rajtojn kiel mondkongreso, tamen ili estu oficialaj.) Mi rekomendas legi la koncernan artikolon.

En Rejnland-Vestfalia regiono okazis jam kelkaj konferencoj, relative bone sukcesintaj (ĉeestantaro de 100—180). Krom unu konferenco, ĉe kiu ĉeestis 2 holandanoj, la okazintaj konferencoj estis vizititaj nur de germanoj. Dum la lasta konferenco en Rheydt (Rejnlando) estis decidite, ke la sekvonta konferenco okazu en Holando. Tien povas veni K-doj el Nederlando, Belgio, Germanio, Francio kaj Anglio. Espereble sukcesos la entrepreno (ĉu ne jam dum pasko 1928?) kaj espereble aliaj sektoroj sekvos. Volonte mi (kaj ankaŭ aliaj) scius la opinion de aliaj Gek-doj kaj precipe de niaj eminentuloj. Dum la VII-a oni kelkfoje parolis pri “Sektorismo”. Kial tro timeme? Ĉu ni ne jam kontentu, malebligante la naciajn limojn?

Do, nia devizo estu: Ni ebligu Sektorkonferencojn, por ke multaj SAT-anoj povu partopreni internaciajn SAT-konferencojn¹).

Werner Stertzenbach (4567), Essen.

*

da novaj studentoj. En Blankrusian Universitaton venis kelkaj K-doj el najbaraj landoj (Polio, Litovio) por ekzameniĝi en universitato, ĉar tie en sia patrolando ili ne rajtas eniri en supera lernejo. Ili estas aŭ filoj de laboristoj aŭ kamparanoj.

*

INTERŜANĜFAKO

Sovetia ĵurnalo studenta “Ruĝa Studentaro”, Moskvo 19, Ul. Gercena 10, interŝanĝas materialon por la ĵurnalo pri la vivo de studentaro ĉiulanda.

Ni deziras ricevi de niaj japanaj K-doj ĉiujn esperantlingvajn medicineldonojn. Kiu povas sendi? Skribu al redaktoro de SSPaĝo.

*

STUDENT-SERVO

Centra Sovetia ĵurnalo “Krasnoje Studenĉestvo” (“Ruĝa Studentaro”), deziras ricevi de SAT-studentaro jenajn materialojn.

  1. Materialo pri tio, kiel renkontis vialanda studentaro sciigojn pri Oktobra Revolucio;
  2. Kiel respegulis Oktobra Revolucio je studenta movado;
  3. Ĉu studentaro vialanda preparas sin al Oktobro en sia lando (t. e. Socia Revolucio);
  4. Ĉu studentaro vialanda festos la 10-jaran jubileon de Okt. Rev.;
  5. Pri studenta movado en via lando.
  6. Rakontoj el vivo de studentaro vialanda.

Ĉion sendu aŭ senpere al Redakcio: Moskvo 19, Ul. Gercena 10. Redakcija jurnala “Krasnoje Studenĉestvo” aŭ al Redaktoro de SSPaĝo (Minsk, poŝtkesto 33).

*

NIA POŜTO

6725. — Ni notis vian aliĝon. Kunlaboru en SSP.

N-o. — “Tago el vivo de studento” certe estas uzebla materialo por nia paĝo. Sendu ĝin. Redaktoro de SSP, D. Snejko, Minsk, poŝtkesto 33.

*

Privat-aj aferoj

En n-o 146 de “S-ulo”, K-do Opi, la tiu-tempa redaktoro de nia gazeto, opiniis trafe enmeti, sen mia kontrolo, parton el raporto aperinta en Nederlanda Laborist-Esperantisto. Estos ja preferinde prisilenti la aferon, ĉar tiu publikigo donis okazon al la “Lab. Esp. Grupo” el Ĝenevo bombardi nin per protesto, kies aperigo rabas spacon en la gazeto…

Almenaŭ la fakto, ke, post la sesjara plensukcesa ekzistado de SAT, “Lab. Esp. Grupo” opinias, ke ĝia tasko estas defendi la gvid-

¹) En letero aldonita al sia artikolo nia K-do diras: “Mi supozas, ke la Direkcio de SAT ne ŝatas tiajn konferencojn…” Necesas do klarigi, ke principe ni tute ne havas malŝaton kontraŭ la fakto, ke SAT-anoj el kelkaj lingvo-regionoj kunvenas por diskuti inter si pri kiu ajn temo. Tute male, ni ĝojas pri tio. Sed estas vere, ke ni dubas pri la praktikebleco kaj trafeco de tiaj kunvenoj. Se la sperto, la vivo montros, ke ni eraras, ni volonte ŝanĝos nian opinion.

Rilate la postulon, ke tiuj konferencoj estu “oficialaj”, ni konfesas, ke ni ne bone komprenas kion per tio volas diri K-do W. S. Almenaŭ ni konsentas kun li, ke la demando indas esti diskutata. Tial MAL-LONGAJ artikoloj pri la temo estos akceptataj. E. L.

— pàgina 6 —

anton de la neŭtrala movado, montras al ni klare la necesecon laŭtigi denove nian devizon: For la neŭtralismon! E. L.

“Kun granda miro, ni legis en “S-ulo” (16. 7. 27) artikolon, en kiu oni riproĉas al D-ro Privat, ke li paroladis france en Nederlando. Ni scias, ke Privat estis letere invitita en Haarlem por paroladi en esperanto al la nacia esperanto-kongreso kaj franclingve ĉe propaganda kunveno por ekstera publiko kaj lernejestraro, komprenantaj tiun lingvon. Tute ne temis pri aristokratoj, escepte por diri, ke la popoloj nun bezonas interkompreniĝi rekte kaj ne plu per aristokratio de intelektuloj sciantaj fremdajn lingvojn. Notu ke tia aristokratio ekzistas ankaŭ ĉe kelkaj laboristaj sekretarioj, kiuj kontraŭbatalas esperanton, ĉar ili timas, ke oni ne plu bezonus iliajn servojn, se ĉiuj lernus la helplingvon.

En la raporto de la lastjara Leningrada Kongreso, p. 6, oni legas, ke D-ro Privat parolis pri “la grandanimeco de la Ligo de Nacioj”. Tio estas ridinda malveraĵo. Li parolis precize pri manko de animo de la Ligo de Nacioj! Tion li ofte skribas en niaj laboristaj gazetoj, kie li regule kunlaboras.

Ni, kiuj konas Privat, kiuj dankas al lia helpo la fondon de nia grupo kaj scias, kiel li laboras kaj kion li faras por la laboristoj kaj por faciligi al ili la lernadon de esperanto, ne povas lasi tiujn bedaŭrindajn atakojn nerefutitaj: ni protestas, ĉar ili estas maljustaj!

Laborista-Esperanto-Grupo, Ĝenevo.”

[BILDO p.6 | 10,26,62,37] Sovetia poŝtkarto kun pagita respondo: en la mezo la blazono de Sovetunio kun la surskribo «POŜTA KARTO kun afrankita respondo» en Esperanto, ĉirkaŭe teksto en araba skribo; dekstre poŝtmarko de 3 kopekoj (“КОП 3 КОП ЗОЛОТОМ”) kun kapo de laboristo.

[BILDO p.6 | 10,37,62,46] Ukrainlingva sovetia poŝtkarto: «ПОШТОВА ЛИСТІВКА З ОПЛАЧЕНОЮ ВІДПОВІДДЮ» kun la blazono kaj la Esperanta surskribo «POŜTA KARTO kun afrankita respondo»; dekstre la sama poŝtmarko de 3 kopekoj.

Ĉe la laboruloj.

Kiom da poŝtistoj en Sovetio scias esperanton?

El enketo, farita de l’ Popol-komisario por Poŝtoj kaj Telegrafoj, kaj kiu koncernis ĉirkaŭ ¾ de la fakanoj (92 788 poŝtistoj, telegrafistoj, telefonistoj, radiistoj) ni ekscias, ke esperanton scias la suba kvanto de gelaboristoj:

Nomo de l’ poŝta distrikto Neperfekte konas la lingvon Flue parolas la lingvon Sume El tiu nombro estas da virinoj
Blankrusia 23 10 33 4
Supra-Volga 28 — 28 4
Voronej’a 20 13 33 4
Supra-Kama 6 2 8 1
Orient-Siberia 42 6 48 10
Ekstrem-Orienta 27 2 29 1
Transkaŭkazia 4 3 7 —
Kazakia 12 1 13 2
Moskva 59 6 65 9
Malsupra-Volga 27 3 30 3
Norda 23 2 25 2
Nord-Okcidenta 33 6 39 9
Nord-Kaŭkazia 40 7 47 9
Mez-Azia 13 6 19 3
Siberia 42 2 44 3
Mez-Volga 45 5 50 5
Urala 37 5 42 6
Sud-Okcidenta 17 4 21 2
Suda 34 12 46 7
Moskva ĉefa Poŝtejo 17 5 22 4
Moskva ĉefa Telegrafejo 3 5 8 2
Moskva ĉefa Telefonejo 2 1 3 —
Popola Komisario por P.-T. 12 3 15 3
Tra U. S. S. R. 567 109 676 93

(Laŭ “Bulteno de PTTR-istoj de U. S. S. R.” esperantista).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Belgio. Dum la Intern. Kongreso de Stenografio en Bruselo, esp-o estis ne nur akceptita, sed ankaŭ uzita. — Germanio. La LEA-grupo Grand-Stuttgart sendis skribaĵon kun subskriboj de la K-doj apartenantaj al la Metallab. Asocio al la Germ. Metallab. Asocio, per kiu ili pruvis la taŭgecon k. valoron de esp-o (En Stuttgart troviĝas la estraro de la G. M. A.). — Sovetio. En Sebastopol la organizita ĉe gazeto “Majak Komuni” sekcio por internacia korespondado altiris la atenton de vastaj lab. rondoj samkiel de partiaj k. profesiaj organizoj. La gazetoj “Majak Komuni” k. “Ruĝa Nigramarulo” presigis aron da esp. leteroj k. priesp. artikoloj. En la plej grandaj fabrikoj k. kluboj estas organizitaj ĉeloj de esp.-amikoj k. malfermataj esp.-kursoj, por kiuj profkomitatoj asignis specialajn sumojn. La Intersindikata Kongreso de la Sebastopola Regiono en sia “rezolucio pri laboro de l’ Regiona Intersindikata Soveto” konstatas la utilon k. sukcesojn de l’ peresp-a lab. korespondado k. proponas plue akceli la uzadon de esp-o por la “interfabrika” korespondado k. fondon de studrondoj por laboristoj. — En Kremenĉug komencis la nova stud-sezono, reekfunkcias la esp.-rondetoj ĉe la Vespera Lab. Lernejo k. Hejmmetiista Klubo “Proleto”. — En Ĉerkassi Intersindikata konferenco decidis helpi la priesp-an agitadon, malfermi intersindikatajn stud-kursojn k. ekfunkciigi esp.-konsultejon en la ejo de l’ Intersind. Soveto. — La Intersindikata kleriga konferenco en Barnaul (Siberio) aprobis la proponon organizi priesp-an propagandon k. stud-rondetojn por la distrikta Laboristaro. Ĉe la distriktaj Intersindikata Soveto k. Komitato de IRH ekfunkciis esp.-konsultejoj. Ĉe la 1-a, 2-a, 5-a, 22-a laborlernejoj kaj laborlernejo “Komintern” esp-o estas instruata kiel programa (deviga) objekto.

ESPERANTO ĈE LA STENOGRAFOJ

La Internacia Kongreso de Stenografio, okazinta la 4.—8. 8. 27 en Bruselo, post interparolado en esperanto kaj resumita traduko en franca lingvo, akceptis unuanime la jenan deziresprimon:

“Por helpi la normalan disvastiĝon de esp-o, estas dezirinde, ke ĉiuj esp-aj organizoj instigu siajn membrojn al lernado de esp-a stenografio, kaj klopodu por starigi en sia medio kernon de esp.-stenografoj.”

Pro sia partopreno en la intern. ekspozicio dumkongresa, la Intern. Asocio de Esp. Stenografoj ricevis oran medalon.

*

NIA POŜTO

3632 k. aliaj. — Tekstojn kun anonca karaktero ni ne povas enmeti senpage. Ĉu do vi ne scias, ke “S-ulo” estas la malplej malmultekosta esp. gazeto? Sed ni devas tamen pagi la fakturon de la presejo.

K. K. J., Kanton. — Ni dankas por la tradukaĵo. Pli bonvena estus Tago el via vivo, kun kiu ni aperigos ankaŭ la senditan vian foton.

7840. — La sendita foto ne taŭgas por kliŝo; sendu alian de vi sola, pli klaran.

5679. — Via alvoko kostas 8.— mk. g.

Ĉerkasi Okrujnoje Profbjuro. — Via alvoko kostas 3.— mk. g. Adm.

Ĉe la neŭtraluloj.

KIAL ILI NE LERNAS ESPERANTON?!

La fama aer-piloto Levines rifuĝis per la aeroplano “Columbia” el Parizo al Anglio. Post la alveno li rakontis jenon: “La aer-piloto Dronhin, mia akompananto, estas bonega flugisto. Tamen li ne parolas angle. Mi mem ne komprenas la francan lingvon. Kio estus, se subite, dum nia flugado trans la oceano, estiĝus danĝera situacio? Ni ambaŭ ne kapablas interkompreniĝi. Ni ja ne komprenas la lingvon unu de l’ alia! Tia situacio estus “bona teatro” kaj danĝero. Pro tio mi tuj dungos anglan aŭ amerikan aer-piloton”. (Laŭ la Berlina “Der Tag”).

K-doj, jen ekzemplo okulfrapanta pri nia devizo: Lernu esperanton!

(1851-Schweidnitz.)

Unu el la ĉefaj celoj de SAT estas INTERKOMPRENO de ĉiulandanoj.

Koni la eksterajn fakojn, la vivkondiĉojn, salajrojn, ne sufiĉas.

Necesas informiĝi pri la sentoj, pri reciprokaj opinioj.

Tial rakontu viajn vojaĝ- kaj kongresimpresojn kaj sciigu pri la malsameco de la moroj. Esprimu tute sincere vian opinion!

— pàgina 7 —

[BILDO p.7 | 10,5,36,11] Ornama vinjeto: malfermita libro, plumo kaj inkujo sur skribotablo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

OFICIALA JARLIBRO DE LA ESPERANTO-MOVADO. — 1927, 15-a jaro. Eldono de Universala Esperanto-Asocio, 12 Boulevard du Théâtre, Genève. Formato: 12×16½ cm, pĝ. 480 + XXXII. Prezo: senpaga por UEA-anoj.

Jen modela Jarlibro! — Zorge kompilita, bone aranĝita kaj taŭga ilo por neŭtralaj esperantistoj. La enhavo konsistas ĉefe el Adresaro de la Delegitoj (254 pĝ.), el enciklopedio, informoj kaj reklamoj. Sed estas ankaŭ kelkaj tre legindaj artikoloj pri la esp. organizoj, iamaj pioniroj, literaturo, versfarado, kun citoj kaj eĉ bildoj de ĉefverkoj.

Ni ne povas kompreni kial la UEA-movado ne kreskas pli rapide. Kion ni diras? Ĝi malkreskas! Kaj la estraro, sur aldonita folio, alarme vokas al la membroj, ke ili realiĝu k. varbu, por ke ne pereu la asocio. Ni ne volas esplori ĉi tie pri la kialo de tia situacio… Ni nur diru nian sinceran bedaŭron, ke inter la burĝaj, aristokrataj eĉ princaj (oni memoru pri karlo de Svedio!) esp-istoj ne troviĝas sufiĉe da sindonemo kaj monoferemo por prosperigi la neŭtralan movadon. Ĉu do la laboristoj SAT-anoj monopoligis tiujn virtojn? Aŭ ĉu la plej inteligentaj burĝoj ekkomprenis, ke esp-o entenas en si ion revoluciigan, k. ke la franca eksministro Bérard estis tute prava k. klaskonscia, kiam li malpermesis la instruadon de esp-o en la lernejoj?… E. L.

KVARDEK JAROJ — kolekto da originalaj verketoj dediĉitaj al la 40-jara jubileo de e s p e r a n t o. Eldono de Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris-Leipzig-Moskvo, Adm.: Leipzig O 27, Colmstr. 1, Germ. Formato: 15×22 cm., pĝ. 48. Prezo: 0.60 mk. g.

Tiu ĉi kolekto estas jam konata al la abonantoj de “S. R.”. Ĝi enhavas tre bonstilajn kaj pensigajn originalajn artikolojn pri la intern. lingvo, pri la unuaj tagoj, pri la aŭtoro de esp-o kiel sennaciulo, pri la movado, el la nunaj tagoj (poeziaĵoj, fine pri esp-o kaj edukado, de niaj jam konataj K-doj Spiridoviĉ, Rublev, Ivn, Nekrasov, Demidjuk, Drezen, Boubou kaj Tomo.

Ni varme rekomendas la aĉeton kaj disvastigon de tiu libreto, eĉ kiel festdonacon, en ĉiujn rondojn kaj angulojn. ESP-O kaj SAT nur tiamaniere estas helpataj! I. H. K.

La Origino de la Religio, laŭ la faka literaturo originale verkis Jos. Schmidt. Eldono de Espero Katolika, 55, Rue Vaugirard, Paris. Formato: 11×18 cm., 32 pĝ. Prezo: 3 fr. fr.

La eldonejo mem de tiu broŝuro montras jam la enhavon, kies aŭtoro ne povas nei “supernaturan originon” de la religio. Kvar bildoj ilustras la tekston, kaj ĉe la fino estas donita klarigo de la uzitaj “sciencaj” esprimoj kaj montrita la uzita literaturo. I. H. K.

Popularaj Kantoj en Japanio. K. K. Serio, Vol. II, n-o 3, Kolekto unua. 1927. Kokusaigo-Kenkjû-Ŝa. Formato: 12×17 cm., 18 pĝ. Prezo nemontrita.

Jen 9 ne ĉiam sukcese tradukitaj japanaj kantoj, kaj en la fino la itala originalo — kial?! — de la fama “La donna è mobile” jam esperantigita en la libreto.

Pri Landnomoj. — La sistemo de D-ro Zamenhof. Sama eldonejo kaj formato, 8 pĝ. Prezo nemontrita.

Tiu ĉi estas japana traduko de la konata samtitola verketo de Prof. Th. Cart, Prez. de la L. K. k. A. I. H. K.

Esperanto katalogo, Julio 1927, Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, Berlin SW 19, Jerusalemer Str. 46—49, Germanio. Formato: 12×17 cm., pĝ. 32. Senpaga.

Venigu, foliumu kaj notu, ke la eldonaĵoj de SAT estas prisilentataj… I. H. K.

*

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo”:

The Labour Woman, London, sept. 1927: Mia vivo, de Maria Mikstätter. — Bulletin de la F. E. O., Paris, sept. 1927: Praktika utiligo de esp-o k. a. — Volksstimme, Chemnitz, 24. 1. 27: El Kubo; 1. 2. 27: La stato de la junlaboristoj en Jugoslavio; El Hispanio; 2. 2. 27: Infan- kaj Virinlaboro en Nederlando; 3. 3. 27: Ekonomia Krizo en Francio; 8. 3. 27: La strikmovado en Ĉinio; 9. 6. 27: Senlaboreco en Belgio; 22. 7. 27: La elmigrado el Estonio; 28. 7. 27: Salajroj k. prezoj; 9., 10. 8. 27: Diversaj spritaĵoj, 12. 9. 27: Kiom oni perlaboras en Usono dum unu minuto; Kie la laboristoj havas siajn proprajn bankojn. — Selbsthilfe, Chemnitz, 25. 5. 27: Kreo de Kooperativa Kulturcentro en Parizo. — Zvezda, Perm, 17. 7. 27: Adiaŭa letero de Sacco-Vanzetti. — Freidenker, Lodz, n-o 13: Eksiĝoj ĉe eklezio k. salutletero al la SAT-kongreso.

Le Syndiqué du Centre, Bourges, 8. 27: Proleta Ŝtato honoras Esperanton. — L’Effort, Lyon, 1. 9. 27: Sanstato de germ. popolo, Religio en Germanio, Post okjara mallibereco. — Le Cri Populaire de l’Oise, Creil, 25. 9. 27: Post okjara mallibereco, Sanstato de germana popolo. — Accion Social Obrera, San Feliu de Guixols, 6. 8. 27: Anarkista movado en Ĉinio (ni ree atentigas, ke necesas mencii la devenon!). — Strahdneeku Awise, Leepajâ, 16. 9. 27: Sana stato de germ. popolo. — Folkets Dagblad Politiken, Lördagen, 17. 9. 27: Infaneco de Lenin.

Enhavis notojn pri SAT:

The Daily Herald, London, 16. 9. 27. — Stop Assistant, 3. 9. 27. — Sunday Worker, 4. 9. 27. — L’Avant-Garde, Tours, 17. 9. 27. — Revista Popular, Córdoba, 15. 9. 27. — Volksstimme, Chemnitz (pri la VII-a). — Vossische Zeitung, Berlin, k. Berliner Tageblatt, 14. 8. 27 (raporto pri la VII-a, speciale substrekinte, ke sovetiaj delegitoj ne estis allasitaj).

Edinstvo, Sofia, 21. 9. 27: Internacia Kongreso de la laboristoj-esperantistoj (ni pri la SAT-kongreso, malgraŭ la severa cenzuro!). — Droit du peuple et Travail, Lausanne, 21. 9. 27. — Accion Social Obrera, San Feliu de Guixols, 10. 9. 27. — Le Semeur, Caen, 7. 9. 27 (ĉiuj pri la VII-a kongreso de SAT).

Tradukis el esperantaj leteroj:

L’Effort, Lyon, 15. 9. 27. (diversaĵoj). — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 17. 9. 27. — Zvezda, Perm, 28. 6. 27, 1. 7. 27. Wolnomysliciel, Lublin, J. I, n-o 1.

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 15. 9. 27 (40 jarojn esperanto). — Zvezda, Perm, 24. 6. 27 (La intern. lingvo je servo de l’ Proletaro).

The Wheatscheaf, (urbo?), aŭg. 27. — Die Rote Front, Berlin, 15. 9. 27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 20. 9. 27. — Atputai, n-o 37 de 1927.

Enmetis enesperantajn artikolojn:

The Labour Woman, London, sept. 1927. — Suomen Sosialdemokraatti, Helsinki, n-oj 178, 179 de 1927. — El Heraldo Naturista, Meksiko, n-o 11 de 1927.

Munkáskultura, Budapest, okt. 27.

Represis diversajn informojn:

Le Cri Populaire de l’Oise, 11. 9. 27, 18. 9. 27, 25. 9. 27. — Le Syndiqué du Centre, 8. 27. — L’Emancipateur, 18. 9. 27 (foton). — Le Populaire, Paris, 29. 8. 27, 5. 9. 27. — Lyon Républicain, 20., 23., 24., 26. 9. 27. — Le Progrès, Lyon, 23., 24. 9. 27. — Strahdneeku Awise, Leepajâ, 17. 9. 27.

★ DIVERSAĴOJ ★

Ĵus nia Blankrusia registaro enprogramigis solenan renkonton de “12 esperantistoj el 12 landoj”, vizitontaj 10-jaran datrevenon de oktobra revolucio.

Tio por ni estas neatendita kaj gravega sukceso.

Klopodu do efektivigi tiun “ekspedicion”. Kaj memorigu al delegitoj, ke ili dum vojaĝo tute forgesu siajn naciajn lingvojn, eĉ se iu turnos sin al ili en ilia nacia lingvo.

*

Ĉu vi korespondas kun Sovetianoj?

Jes? Do ne forgesu peri al viaj korespondantoj salutojn pro la X-jaro de l’ “Oktobra” Revolucio!!!

Peru preferinde ne individuecajn salutojn, sed salutojn de prolet. asocioj de via loko aŭ regiono!

Sendu la salutojn meze de oktobro.

Viaj sovetiaj korespondantoj scios eluzi la sendotaĵojn en la gazetaro.

*

AL GEK-DOJ DE ĈIUJ LANDOJ!

Por havigi al nia ekspozicio “Radio-Esperanto” okazonta la 18.—24. novembro plenan sukceson, ni petas la Gek-dojn sendi nur unufoje L, PI, aŭ ekspozicimaterialon al jena adreso: Laborista Esperanto-Grupo Mannheim, Christian März, Jungbuschstr. 25.

Certa la respondo!

REĜUSTIGO. En n-o 156 bedaŭrinde enŝoviĝis kelkaj eraroj. Korektu la pli gravajn: pĝ. 3, kol. I, linio 13: mankas NI antaŭ ĉefe; kol. II, lin. 3: anst. komisiono, legu maklera pago; pĝ. 4, kol. I, lin. 20 de malsupre: Tiujn ĉi maloportunajn domegojn; kol. III, lin. 30 de mals.: anst. kies, legu kiuj; pĝ. 5, kol. III, lin. 4: sudokcidente. — Red.

* * *

Ni ricevis jenan leteron:

“El la oficiala raporto oni povas konkludi, ke mi estas aprobinta la agon de la kongreskomitato rilate al la forpreno de la TLES-organo ‘Libera Laboristo’. Tial mi deklaras, ke mi ne aprobas la agon de la Kongresorganiza-komitato. K. O. K. agis same kondamninde kiel la burĝoj en Helsingfors. SAT-anoj estu toleremaj!”

“INO”, Ernst Liebetrau.

[REKLAMO p.7] La unua provo de sennacieca arto estas la serio de poŝtkartoj ĵus eldonitaj. — Unu serio konsistas el kvin kartoj kaj kostas 0,50 mk. germ. Mendu tuj ĉe la Administrejo de SAT, Richard Lerchner, Colmst. 1, Leipzig O 27 — La plej bona propagandilo por SAT

— pàgina 8 —

Esperanto-Servo de SAT

Atentu! Atentu!

Ĉar la centra gvidanto de Esperanto-Servo la 10-an de oktobro por 3 semajnoj iros resanigejon, dum tiu tempo ne estos ekspedata materialo de Esperanto-Servo. Do dum tiu tempo ne sendu urĝajn aferojn al centrejo. Reveninte el resanigejo, estu en centrejo speciale nur raportoj uzendaj por sendaĵo, kiu estos ekspedata la 1-an de novembro. De tiu tempo la centrejo ankaŭ intencas dissendi la gazetservan materialon ĉiusemajne (ĉiam marde), parte kun la raportoj oficialaj de “Socialista Sportinternacio Laborista” (LSI.).

Refoje mi atentigu ĉiujn Gek-dojn, ke bedaŭrinde la centra gvidanto de Esperanto-Servo ne povas plenumi specialajn dezirojn de K-doj rilate korespondadon ktp. Imagu kiom da laboro estas farenda post la panakira laboro. Do evitu laŭeble, ŝarĝi nin per aliaj ol gazetservaj aferoj, plenumeblaj ankaŭ de aliaj K-doj. Ni estas ĉiam helpemaj, sed nur kiom niaj fortoj permesas.

Esperanto-Servo ĝis nun trovis reprezentantojn en jenaj landoj: Sud-Afriko (1), Alĝerio (1), Anglio (3), Argentino (2), Aŭstrio (1), Belgio (1), Brazilio (1), Bulgario (2), Ĉeĥoslovakio (1), Ĉinio (2), Danio (1), Estonio (1), Finnlando (1), Francio (1), Germanio (2), Hispanio (1), Hungario (1), Japanio (1), Jugoslavio (1), Kanado (2), Latvio (1), Litovio (1), Nederlando (2), Norvegio (1), Polio (2), Portugalio (1), Sovet-Unio (44), Svedio (2), Svisio (1), Usono (2). Kie restas la aliaj landoj? Kie estas cititaj 2—3 K-doj, ili parte nur estas raportantoj. Sed ofte ni nur notas ilin kiel raportantoj, sed raportoj ne alvenas. Ni do petas pli aktivan subtenon! Pro la multaj gazetservantoj en Sovetio la Gek-doj jam estas informitaj per artikoloj en la Jarlibro k. “S-ulo” aperintaj. Ni jam estas atentitaj de gravaj organizoj, sed ni pli sukcesos, kiam en ĉiuj landoj estas reprezentantoj de nia “Esperanto-Servo”.

Centrejo de E.-S., Gerberstr. 24 Leipzig C 1 (Germanio).

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Ĉeĥoslovakio.

K-do K. Vanous, Luzé, dez. interŝ. PM, precipe kun Sovetio.

Finnlando.

K-do Kalle O. Lehtinen, Lauttakylä Laimankylä, dez. koresp. pri lab. vivo k. ĉ. l., precipe kun Svedio. Resp. garantiata.

Francio.

K-do J. Coignard (26 j. lignaĵisto), 27, Rue de Montreuil, Versailles (S. et O.), dez. koresp. kun K-doj, laborantaj en flugmaŝina industrio, precipe el Sovetio. Nepre resp.

K-do Jules Kobler, Dielengasse, 12, Strasbourg, dez. interŝ. PM nur kun Eŭropo.

Germanio.

K-do Paul Hoyer, Neukirchen i. Erzgeb., interŝ. PM k. ĉ. l. Resp. garantiata.

— Junsocialisto dez. koresp. kun eksterl. geanoj de la junularmovado. Nur seriozaj k. antaŭenemaj Gek-doj skribu al: K-do Adolf Ilgner, Lindenstr. 31, Lünen i. W.

K-dino Freja Dietrich, Roonstr. 1, III., Chemnitz, dez. korespondadon. Resp. garantiata.

K-do Kurt Klingner, Annaberger Str. 55, Chemnitz, dez. korespondadon. Resp. garantiata.

Adresŝanĝo: K-do Otto Elze, Kl. Ulrichstrasse 18-a H. I., Halle a. S. (stratŝanĝo), k. nomŝanĝo pro edziniĝo: K-dino Gretel Elze (antaŭe Lehmann), adreso kiel supre.

K-do Ernst Winkelmann, Alt-Brand, Nr. 9, b. Zwickau i. S., dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l., L, PK, PI, bfl.

K-do Martin Riedel, Adolfstr. 7, Zwickau i. S., dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj, L, PK, PI, bfl.

— Nova esp. grupo dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., L, PI, PM, bfl. Certe resp. Adr.: “LEA”-Grupo, Seifersdorf Post Ursprung i. S., K-do Richard Wandslebe.

K-do M. Paul, Markt, 209, Strehla a. d. Elbe, dez. interŝ. PI, PM, L, k. ĉ. l. Resp. garantiata.

Hispanio.

K-do J. Miro, str. Colon, 22, Palma de Mallorca, interŝ. PM k. ĉ. l., kiel ankaŭ PI, bfl. de nia belega insulo.

Latvio.

K-dino Alvine Erlich, Vidzemes ŝoseja 46, lĝ. 18, Riga, dez. koresp. k. ĉ. l. prefere per PI. Resp. garantiata.

K-do Ed. Rek, Kr. Barona str. 109, lĝ. 25 dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PI.

Sovetio.

— Ni serĉas seriozan, gajan k. daŭran koresp-adon pri div. temoj k. ĉ. l., resp. garantiata. Skribu al adr.: Dnepropetrovsk, Esperanto-Komitato de SEU (Por Labesko), Prosp. K. Markso, 98, loĝ. 12.

K-do Nikolao Muha, Bolŝaja, 18, Minusinsk (Sibirio), dez. koresp. pri politik. temoj kun Hispanio, Portugalio, Italio, Nederlando k. Usono.

K-do Valentin P. Pustinnikov, Mariinsk, Tomska okruga (Sibirio), dez. koresp. pri div. temoj (lab. vivo, precipe poŝt-telegraf-telefonaj laboristoj, esp. movado ktp.), interŝ. esp-aĵo, PI, PK, PM, gaz., jurn. artikolojn por presigi ilin. Resp. garantiata.

K-do Fedor C. Pjerŝin, Mariinsk, Tomska okruga (Sibirio), dez. interŝ. PI, PK, k. koresp. pri politiko.

Adresŝanĝo: K-do S. N. Suetin (instruisto), Pedtehnikum, Poĉinki, Lukojanov. d. Nijegorodsk. gub., (antaŭe en Talickoe), dez. koresp. pri div. seriozaj temoj, precipe pri pedagog. k. soc. demandoj k. ĉ. l., L, interesiĝas pri artaj PI.

— Urĝa sciigo por seriozuloj! Precizajn statistikajn raportojn pri ĉ. problemoj en USSR povas ric. ĉ. interesemulo. Skribu multnombre! Resp. garantiaat. Adr.: K-do A. Jadlovker, Kazakstan, Turtkul.

— Jenajn K-doj en Mariinsk, Tomska okruga (Sibirio), dez. koresp. kun alilandaj geesp-istoj pri ĉ. temoj k. interŝ. PK, PI, PM, gazet. ktp.:

Josif S. Komarov. K. I. Andrjuŝkeviĉ. N. F. Kjemjejük. V. F. Korneckij. N. V. Bikov. F. Jermakov. V. I. Tihonov. P. A. Kostin.

K-do V. Djatlov, (fervojisto) str. Krasnoj Armii, 34, Kursk, petas la fervojistojn de l’ tutmondo skribi pri sia vivo; nepre resp.

K-do Johano Ŝibaev, Avraamievskaja, 29/12. Smolensk, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI.

K-do Romano Nikolskij, Poŝtkesto, Nr. 72, Smolensk, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., L, PK, PI.

ATENTU!

La Prolet-Esperanto-Grupo okazigos la 8. novembro 1927 gazet-, pk- kaj letervesperon. K-doj el ĉiuj landoj skribu multnombre! Ĉiu sendaĵo estas respondota. Ili servos kiel ekspozicimaterialo.

Adr.: Prolet. Esperanto-Grupo por Hamburg-Altona, Im Haag, 5, Altona (Germ.).

[REKLAMO p.8] Sensacia okazo! La fama libro de Emeriko Madách Tragedio de l’ Homo. Formato 22×15, 266-paĝa kun 22 tutpaĝaj ilustraĵoj, iom difektitaj aŭ ĉirkaŭtranĉitaj. Prezo: simpla 2,70 pengoj, luksa 3,50 pengoj. En tola bindo kun oraj literoj 1,20 pengoj pli. Aldonu 60 filerojn por afranko. Originala prezo 4,50 respektive 6 pengoj broŝurita. — La gravaj originalaj verkoj de Julio Baghi Pilgrimo 128 paĝoj, poemaro. Prezo: broŝurita 1,60 pengoj, bindita 2,60 pengoj. Preter la Vivo 128 paĝoj, poemaro. Prezo: broŝurita 2,20 pengoj plus 10 % afranko. — Hungaria Esperantista Societo Laborista, Hungario, Budapest, VIII. Jozsef körut 9.1.3.

ENHAVO:

La Martiroj de Tolpuddle pĝ. 9
Muzeo en la ĉambroj de Lenin „ 10
Ĝenerala klasorganizo de la laboristoj en Hispanio „ 10
La testamento de Sun-Jat-Sen „ 11
Faktoj kaj komentoj „ 11
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo „ 11
Sennaciula Studenta Paĝo „ 12
Tra Esperantio „ 13—14
Recenzejo, Memornoto „ 15
Diversaĵoj „ 15
Esperanto Servo de SAT „ 16
Korespondado, Anoncoj „ 16

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 159, 20 d’octubre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 43,1,57,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», la emblemo de SAT, super la titolo de la gazeto.

4-a Jaro. N-o 159 — APERAS SEMAJNE — 20. Oktobro 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

ĈINOJ PAROLAS

En «S-ulo» n-o 156 mi legas la bonegan tradukon: «Ĉinio vidita de franca burĝo». Kaj, tre komprenebla hazardo, ĉar Ĉinio vekadas nun tutmondan atenton, en franca revuo «Europe» (Eŭropo) mi trovas, tuj poste, du artikolojn de Ĉinaj Ĉinoj, J. B. Kin-Jin-Jiu kaj Ŝen-Ĉeng.

Tiuj du ĉinaj verkistoj povus esti la vojaĝkunuloj, kiujn la franca ĵurnalisto Robert Poulaine (Rober’ Pulen’), konis sub eŭropaj vestoj de Eŭropo ĝis Sibirio, kaj sub ĉinaj vestoj tuj post trairo de la ĉina limo.

Nun pri la artikoloj mem de la du ĉinaj intelektuloj. J. B. Kin-Jin-Jiu skribis en la revuo «Eŭropo» 15. 9. 27 pĝ. 101 kaj sekv. en artikolo Ĉina renaskiĝo kaj influo de Romain Rolland interalie:

«Ĉinio, kun speciale longa kaj pacienca vivado, malcedis jam kontraŭ multaj uraganoj. La nuna uragano estas la malpli danĝera, la pli fruktoriĉa…. Tra tiranrabado de generaloj… eksplodas spirita revolucio, multe malpli ruiniga, ege pli sukcesa ol politika revolucio … Nova ĉina spirito formiĝas, … fruktanta dank’ al ĝia longa heredeco, pliriĉa per eŭropaj pensoj.

«…Ni preterpasas por ĉiam malnovan literaturon. Vere estas, ke tiu literaturo faris ĉefverkojn de rafinita arto, poeziaĵojn de nesupereblaj harmonio kaj vivbeleco, fidele spegulantajn azian trankvilecon kaj profundan amon al la naturo. Sed kampo tro malgranda, suko elĉerpita estas.

«…Popolo, kiu parolas lingvon tre diferencan de skribita literaturo, nenion komprenis en ĝi kaj restis for. Abismo disigis Litersciulojn de senliteruloj. — Nun, tiu abismo ŝtopopleniĝis, dank’ al venko literatura de parolata lingvo super mortintaj liter-aroj.

«Lu-Sjun, kun sia realista arto, enirante la intiman vivon de malfeliĉa proleto, eble egaliĝas je la plej grandaj rusaj skribverkistoj. Ino Ping-Sing, en siaj versoj kiel en siaj noveloj, malkaŝas kune graciecon kaj delikatecon de fermata virino kaj novan virinan tipon, penseman, noviganta­n, ribelantan…

«Poezieca pesimismo de lastaj jaroj, same kiel Yo-ta-fu’a influo, forpasis. La hodiaŭa junularo, krude luktanta, montras tiom da kuraĝo, da spirita ardego, ke niaj antaŭuloj, se ili reviviĝus, ekmirus. Tial kompreneble­ĝas kun kia entuziasmo tiu junularo akceptas la veran heroismon de Romain Rolland.

«Kun skribverkistoj kaj artistoj de Eŭropo, ni intime ekunuiĝis. Tiaj eŭropanoj ne pli estas meĥanikaj dresistoj de materio … kaj de siaj najbaroj; ili estas homoj, kiel ni amantaj kaj suferantaj. Kiel ni, bonfine, ili revas liberecon, pacon, tutmondan fratecon. La mondo pligrandiĝis; superbordiĝis la kvar maroj, kiujn niaj praantaŭuloj konsideris kiel ĝiaj limoj. Trans oceanoj, ni havas amikojn.

«…Responde al malproksima eĥo de Tolstoj, de Kropotkin, kiujn ni nun familie konas, resonegas pli laŭte ol ĉiam voĉo de antikva ĉina filozofo Metze (500 j. antaŭ Kristo), proklamanta krimecon de milito kaj tutmondan amon…

«Paco kaj frateco estas karakteraj pensoj de revema Ĉinio. La tromemestima senbrideco de reĝoj ĉiam mallaŭdiĝis per kleruloj. Reĝuloj kaj kleruloj, kvazaŭ ĉiuj admiris kaj respektis profunde la plicivilizemajn landojn; tiel estis (tiel estas ankoraŭ) Buda-a lando (Hindio).»

«… Ni kredis, ke eŭropa demokrataro, laŭ ĝiaj grandaj pensuloj, kontraŭfarus erarojn de siaj regantoj…

«Sed ho ve! Granda milito 1914—1918 … Nemezurebla elreviĝo … al kiu terura abismo kondukis tiu flamanta civilizeco … Ni nur rekonis nian idean Eŭropon, aŭdantaj solecan voĉon, plena je dolĉeco kaj morala kredo, kiu leviĝis «super miksbatalo» (R. Rolland).

«Kion pensu ni hodiaŭ, kiam rekomencas koloniaj militoj?…»

«Inter imperiemaj regnoj kaj Ruĝa Rusio, pli bona certe estas la lasta … (kiu) mem iniciatis forlasi siajn malĝustajn kontraktojn, dum imperiemaj regnoj minacas, mensogas kaj perfidas, por konservi, ankaŭ por plilarĝigi siajn firajtojn en Ĉinio.

«…Kuo-ming-tang entenas kvazaŭ ĉiujn klerulojn …. Ĝi klopodas precipe konvinki nordajn soldatojn: ĝi kompatas ilin. Malmultaj kaj indignindaj estas niaj malamikoj en Ĉinio: kelkaj generaloj kaj politikuloj «nordistaj», feĉo de eks-reĝularo, maljunaj opiofumantoj, malĉastemaj porkaĉoj … Malantaŭ ili kaŝiĝas unghavaj (imperiemaj) Regnoj.

«Heroa (ĉina) junularo! Vi ne estas sola; transoceanoj, vi vekas kompaton kaj simpation. Milionoj da prematuloj, kiuj suferas kaj luktas kiel vi, aliĝas entuziasme al viaj, siajn klopodojn.»

Tiel skribas tiu Ĉiniano. Nun, la dua, sub titolo Movado de Ĉinaj Studentoj-Laboristoj en Francio, subskribita Ŝen-Ĉen (aŭ Ŝeng-Ĉeng?).

La tuta bela prozo de tiu artikolo estus tradukinda, tre rapide rakontanta la

— pàgina 2 —

18 — SENNACIULO

tutan ekvekiĝon de Ĉinio dum la lasta jarcento ĝis nun. Jen peceto:

«La 4. majo kaj 3. junio 1919, grandegaj manifestacioj de studentoj en Pekin vekis atenton de tuta Ĉinio. De tiu tempo, junularo metode kaj superordinare klopodas eduki popolon. Samtempe, Laboro estas ĝia dio. … (Ĉinaj studentoj en Eŭropo) konas kruelegajn suferojn. Tial ili restos nelacigeblaj pioniroj de kuniĝo kaj paco inter popoloj, kaj deziras regnon de justo, bono, laboro.»

«… Ni, studentoj-laboristoj, etendas manon al Okcidento, dirante:

«Ni marŝos por vi, vi vidos por ni…»

Do, ni legis iun reakcian okcidentverkiston, kaj du studemajn idojn de la ĉina «termitaro», ĉar laŭ Poulaine, vivo en Francio estas Homaro, sed sama gevira vivo en Ĉinio estas Termitaro.

Kie estas la sovaĝulo, inter tiuj tri uloj? — Jiet.

★

La martiroj de Tolpuddle

(daŭrigo kaj fino)

Malgraŭ la ĵurpromesoj pri sekreteco, la stariĝo de la societo fariĝis konata.

La timo pri ĝia influo sekvigis persekuton. La unuiĝo fondiĝis la 21-an de oktobro 1833; la 21-an de februaro 1834, nur 4 monatojn poste, afiŝoj estas elmontritaj de la mastroj, avertantaj la laboristojn, ke membreco estas krimo, punebla per 7-jara ekzilo.

Tiutempe la unuiĝo ankoraŭ ne komencis funkcii. Neniaj postuloj aŭ pretendoj estis faritaj; neniu mastro aŭ lia posedaĵo estis minacita. Tamen, tri tagojn post la elmontro de la afiŝoj, George Loveless, James Loveless, Thomas Standfield, John Standfield, James Hammett kaj James Brine, ĉiuj nomitaj «malboninklinaj personoj», estas arestitaj kaj ĵetitaj en karceron.

La aresto kaj traktado dum ili atendis la juĝesploron montris, ke la mastroj firme decidis premsufoki metiunuiĝismon je naskiĝo, kvankam malpermesaj leĝoj estis forigitaj. Dum la juĝa ekzamenado oni ĉiel klopodis por makuli la personajn karakterojn de la arestitoj, sed eĉ la mastroj instigiĝis diri, ke ili estas bonaj servistoj kontraŭ kiuj ili aŭdis nenian plendon. Tamen oni kondamnis la laboristojn. Tio ĉi okazis en 1834, sed la leĝoj kontraŭ asociiĝo estas forigitaj en 1824. Klare, ne estis kontraŭleĝe starigi asocion por plialtigi salajrojn en 1834.

Malnova ne forigita leĝo (preskaŭ de ĉiuj forgesita, kaj kies ekziston la arestitoj ne sciis) kontraŭ ribelemaj societoj estis revivigata. Post absurda esploro tiuj ĉi ses laboristoj estas kondamnitaj je 7-jara ekziliĝo.

«The Times» (La Tempoj), grava Londona ĵurnalo, la 21-an de marto 1834, kvankam konfesinte, ke la juĝo estas «tro severa», deklaris: «Sed ĝi eble estos utila, se ĝi disvastigos timemon inter tiuj pli kleraj kaj fortaj incitantoj de la urbaj loĝantaroj tra Anglio». Pli poste, la 1-an de aprilo 1834, «La Tempoj» diris: «Ĉiuj framasonoj… povus kun sama justeco esti kondamnitaj je ekzilo pro la fakto, ke ili faris sekretajn kaj kontraŭleĝajn ĵurojn same kiel ĉi tiuj kompatinduloj… En la afero de la laboristoj la formala akuzo kontraŭ ili estis, ke ili donis kaj estis interligitaj per sekretaj, kaj sekve kontraŭleĝaj, ĵurpromesoj; dum fakte la vera kaŭzo de ilia kulpigo estis la stariĝo de unuiĝo por plialtigi per diversaj rimedoj de minaco kaj reteno, la gradon de salajroj.»

Jen la vera klarigo de la aresto, ekzameno, kaj kondamno. La leĝo estas streĉita, la juĝo estas tro severa, sed se la pensoj de aliaj laboristoj rilate al kombino por pli bonaj salajroj kaj kondiĉoj estos haltigataj, la kondamno estas pravigebla. La vera celo ne estis defendi la regnon kontraŭ ribelo, sed timigi aliajn laboristojn.

Okazis protestoj en la parlamento, manifestacio de laboristoj en Londono, kaj petskribo estis subskribata de granda amaso, sed la registaro rifuzis interveni kaj la homoj estis ŝipe transportataj al Botany Bay (Botani Be), Aŭstralio.

Aliaj sindikatoj kaj influhavaj simpatiantoj daŭrigis siajn klopodojn pro la laboristoj; ili kolektis 1 300 funt. sterl., kaj post 2 jaroj sukcesis devigi la saman registaron, ke ĝi pardonu la laboristojn. Efektive la registaro devus peti pardonon kaj pagi kompenson.

Kvin laboristoj revenis Anglion kaj lokiĝis en provinco Essex (Esseks), Orient-Anglio. George Loveless, la ĉefo, poste elmigris Kanadon, kaj en 1873, oni sciiĝis, ke prosperis al li.

Estis en 1908, ke plano rememoriga estis farita kaj oni eldonis pamfleton petantan monsumojn. Ĝia celo estis granda, ĉar ĝi celis dece signi nian honorigon de la Tolpuddle Martiroj per konstruo de du bonaj dometoj kun ĝardenoj ĉe la vilaĝo, kiel hejmo por maljunaj agronomiaj laboristoj, kaj per donaco de stipendio ĉe Ruskin’a Kolegio al iu Dorsetŝira laboristo. Oni ne atingis ĉi celon, tial oni decidis anstataŭe starigi ŝtonmonumenton. Oni ne povis havigi al si publikan terpecon, sekve la kuratoroj de la vilaĝa Uesley’ana kapelo donacis «fronton»¹) kaj prizorgis la monumenton. La monsumoj estis donacataj precipe en malgrandaj sumoj de membroj de Metiaj kaj Laboristaj Konsilantaroj tra la tuta lando — memvola donaco.

La monumento estas dediĉita la 27-an de majo 1912 de Arthur Henderson M. P.

La surskribo tekstas jene:

Starigita je Honoro de la Fidelaj kaj Kuraĝaj Viroj de tiu ĉi vilaĝo kiuj en 1834 tiel noblanime Suferis Ekziliĝon por la kaŭzo de Libereco, Justeco kaj Honesteco kaj kiel stimulo al nia propra kaj estontaj generacioj «Ni difektis nenies bonfamon, karakteron, korpon, aŭ posedaĵon; ni estis unuiĝantaj por savi nin mem, niajn edzinojn kaj niajn infanojn de tutega degradado kaj malsatado.» (Defendparolado de George Loveless.) Dediĉita de Arthur Henderson M. P., 27. Majo 1912.

Kompil-tradukis 2978.

¹) Ni vane serĉis la ĉi-uzitan signifon de tiu ĉi vorto. — Red.

★

La situacio en Grekio

En Grekio certe estas esp. K-doj, sed neniu ĝis nun informis nin. Tial ni uzas resuman tradukon el bulgara ĵurnalo «Laborista Afero». Esperebl­e baldaŭ ni ricevos ankaŭ rekte el tiu eŭropa angulo ion pli detalan pri la nuna situacio laborista. — Red.

Pri la vera situacio en Grekio, oni ĝenerale scias tre malmulte. Tio, kion oni povas ekscii de burĝaj pagitaj ĵurnalistoj, estas malproksime de la vero.

La Laboristaro en Grekio estas multe pli bone traktata ol tiu en Bulgario. La tagsalajroj en la tabaklaborejoj estas pli altaj ol ĉe ni. Ili estas difinataj de miksita komisiono el laboristoj kaj mastroj laŭ la kurzo de la ora sterlingo. Ekzemple, kiam la kurzo de la sterlingo estas 366.75 drakmoj, la plej granda tagsalajro estas 103 drakmoj, kaj la plej malgranda — 70 dr. por la viroj, kaj por la virinoj — 40 kaj 27 dr. Tie ne estas preferataj la virinoj kiel ĉe ni. Por la vira laboro estas akceptataj viroj, por la virina — virinoj.

La labortempo estas 8 horoj. Por tiuj akiraĵoj la grekaj tabaklaboristoj estas longe batalintaj. Antaŭ 3 monatoj la mastroj de la tabakdeponejoj en Grekio deklaris «lokaŭton» al ĉiuj laboristoj de tiu produktado, elĵetinte ilin surstraten, kun la celo malgrandigi iliajn tagsalajrojn. La laboristoj tamen ne permesis tion. Ili unuiĝis en siaj organizoj kaj komencis la batalon. La estraro ekstaris ĉe la flanko de la fabrikantoj, uzinte

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 19

grandan teroron por rompi la batalon de la tabaklaboristoj. Ĝi arestis pli ol 300 p., internigis 95 laboristojn kaj du deputitojn de la Greka Kompartio sur la insulojn kaj aliajn malproksimajn lokojn de la lando.

Sed sub la premo de la laboristoj, la estraro estis devigita liberigi ĉiujn arestitajn kaj internigitajn laboristojn, samkiel la du deputitojn. Malgraŭ la teroro, la mastroj ne sukcesis, kaj restis la malnovaj salajroj kaj laborhoroj.

Mi prenas kiel ekzemplon tabaklaboristojn, ĉar en Grekio ili prezentas kompaktan laboristan amason. En politika rilato tie estas atendataj grandaj bataloj. La klasbatalo estos tre furioza la nunan jaron, ĉar la plejmulto el la tabakdeponejoj estas fermata, kaj la laboristoj en tiuj estas elĵetataj sur la straton. En la urboj estas sentata granda senlaboreco, kaj la nombro de la senlaboruloj nun ĉiutage pligrandiĝas.

Antaŭ 10—15 tagoj en Ksanti—granda tabakkultura centro, kun grandegaj deponejoj de la plej bona tabako en Eŭropo, kie estas okupitaj pli ol 10 000 laboristoj — okazis kunpuŝiĝo inter la laboristoj kaj la polico. La kaŭzoj de tiu incidento estas jenaj: En Ksanti la tabak-komercistoj formis flavan «laboristan» societon el la plej koruptitaj laboristaj elementoj. Tiu ĉi societo celas batali kontraŭ la ekzistantaj tabaklaboristaj societoj. Ĝi ekliveras strikanstataŭantojn al la mastroj tiam, kiam iliaj laboristoj strikas. La mastroj havas krom tiu societo siajn agentojn, kiuj allogis pli ol 1 500 tabaklaboristojn el Saloniko veni por labori en Ksanti, kie multaj tabakdeponejoj estas fermitaj kaj iliaj laboristoj vagas surstrate. Oni trompas ilin, ke tie ili trovos tre altajn salajrojn kaj garantiitan laboron por la tuta jaro. Kaj tiuj malfeliĉuloj sin kaptas je la fiŝhoko de la mastraj lakeoj. Ili venas en Ksanti, laboras 1—2 tagojn, kaj post tio oni avertas ilin, ke la deponejoj estas fermataj kaj kiu volas plue labori, tiu povas resti, sed… kun malaltigita salajro. La laboristoj vidas la ludon de la mastraj lakeoj, sed jam estas malfrue. Ili ne povas reveni Salonikon, ili havas plu nenion — ili ja forvendis ĉion, kion ili havis. Ili iras en la inspektejon por postuli sian konton pro la elspezoj faritaj de Saloniko ĝis Ksanti, ĉar ĉio ĉi okazis kun la scio de la inspektejo. Unu parto de la tabaklaboristoj atakas la klubon de la flava «laborista» societo, disrompante la pordojn, fenestrojn, tablojn, seĝojn kaj ĉion troveblan interne. La policistaro enmiksiĝas por bati kaj aresti, kulpigante la laboristojn, ke ili estas komunistoj. Same kiel en Bulgario.

La forkurintoj en Grekio estas granda amaso. Ili venis el Trakio, Malgranda-Azio, Kaŭkazio, Bulgario. Ili vagas, kiel mizeruloj, de loko al loko, de vilaĝo al urbo, de Malnova-Grekio al la Nova, dum iliaj infanoj, kadukiĝintaj pro malsato kaj mizero, formortas kiel muŝoj. Tiu ĉi amaso iras plene en kontakto kun la laborista movado.

En Grekio neniu kredas la vortojn de la grekaj naciistoj, kiuj el la bulgaroj «faras» barbarojn. La grekaj laboristoj konsideras nin kaj ŝatas nin kiel fratojn, inspiriĝas de niaj klasbataloj kaj scias tre bone, kiuj estas barbaroj: la bulgaraj kaj grekaj kapitalistoj.

Trad.: I. H. K.

Iom pri la fakorganiza movado en Norvegio

La Landorganizo nun elsendis sian raporton por la jaro 1926. Mi citos mallonge iom el ties informoj.

La 31. decembro 1926 estis 27 asocioj kun 1 187 grupoj kaj 93 134 membroj aliĝitaj al «La Landorganizo». En decembro 1925 estis 95 931 membroj. La membronombro do meze malaltiĝis je 2 675 membroj aŭ 2,76 % komparita kun la antaŭa jaro.

En 1926 estas faritaj 491 salajromovadoj enhavantaj 96 029 laboristojn. 351 salajromovadoj estas aranĝitaj sen laborhalto; dum 140 okazis laborhalto. La unuaj enhavis 49 828 laboristojn, la aliaj 46 201. En 27 okazoj estis laborhalto pro postulo pri salajro-interkonsento. En 78 okazoj pro ĉesigo de interkonsento kaj postulo pri salajromalaltigo. En 29 okazoj pro konflikto en aliaj fakoj, kaj en 6 okazoj pro konflikto pri organizrajto, maldungo, ktp.

El la laborhaltoj estis sume 4 strikoj enhavantaj 4 423 laboristojn. Unu simpatistriko enhavanta 140 laboristojn. 96 lokaŭtoj enhavantaj 41 592 laboristojn kaj du blokadoj enhavantaj 46 laboristojn.

La nombro de perditaj labortagoj pro striko estas 305 730, pro simpatistriko 1 538, pro lokaŭto 1 648 859, kaj pro blokado 3 216. La nombro de perditaj labortagoj sume estas 1 959 343. Ĉiu partoprenanta membro perdis meze 48,78 labortagojn.

Estas establitaj sume 444 tarifinterkonsentoj enhavantaj 92 293 membrojn. Je 11 tarif-interkonsentoj, enhavantaj 307 laboristojn, estas farita salajroaltigo je kune 102 691 norvegaj kronoj. Plie establiĝis 28 tute novaj tarifinterkonsentoj.

Je 87 202 laboristoj restis salajromalaltigo sume je 46 100 690 norv. kr. aŭ po 528,69 kr. por laboristo jare kaj meznombre.

90 154 laboristoj ricevis ferion. Daŭro de l’ ferio varias de 6 ĝis 28 tagoj. 39 405 laboristoj ricevis 8-tagan ferion, kaj 47 604 de 10 ĝis 12 tagoj.

El la konflikt-subvencio estas elpagitaj sume 3 592 620,77 kr. La kolektita strikelpago je meza membronombro de «La Landorganizo» estis 38,11 kr. La subvencio estis por partoprenanta membro 89,37 kr.

La aldono de «La Landorganizo» al la distriktorganizoj en 1926 estis 96 522,80 kr. Propraj elspezoj de «La Landorganizo» por agitado estis 11 535,75 kr.

Al la lernejfunkcio estas elpagitaj 15 713,56 kr. (Koresponda lernejo de la laboristoj).

Georg Syversen (5663).

★

Sendomeco, analfabeteco k. ekspluatado en Varsovio

La fino de la XIX-a Universala Kongreso de Esp-o okazis en Varsovio, ĉefurbo de Polio. Kongresanojn salutis reprezentantoj de la pola registaro, kaj per tio montris sian favorecon al esperanto (tio ne ĝenis la magistraton malakcepti la proponon nomi la straton, kie loĝis nia Majstro, Dzika je Zamenhofa). Kiel kutime (laŭ informoj de la gazetoj) oni montris al la kongresanoj la vidindaĵojn de ĉi urbo: belajn riĉegajn stratojn, kulturejojn ktp. ĝenerale nur la dekstran brilantan flankon de burĝa medalo¹), sed ne la inversan, la pli veran, kiu plenesprimas kaj akcentas la ĝustan karakteron de la urbo — vivo de popolamasoj.

Malkutimas nia burĝaro montri al eŭropaj gastoj la kotajn stratojn, loĝataj de urblaborularo ilian vivon kaj kulturon, pro tio mi pensas, ke estus interese konigi al K-daro eksterlanda, kelkajn faktojn kaj ciferojn, kiuj plimalpli spegulas la vivon en Varsovio.

I. Grandega nombro da sendomuloj

La ĉiomo da domoj en Varsovio estas 10 863, nombro de loĝejoj 238 000, loĝantaro de Varsovio egalas 1016 milojn, ĉiujare plimultiĝas je 20 miloj de natura kresko kaj enveturo.

Antaŭ la milito oni konstruis ĉi tie 10 106 novajn ejojn. Post la milito, dum la jaroj 1919—26, estas konstruitaj … 480.

Personoj loĝantaj «angule» en 1919 estis 10 910, kaj subluantoj 184 601. Kaj ankaŭ unu atentigo. Je 238 000 loĝejoj estas en Varsovio 288 000 familioj. Nun la leganto ne miros, kiam ni diros, ke 47% da loĝejoj en Varsovio estas troloĝataj.

En la jaro 1919 estis jam 184 miloj da personoj senloĝejaj. De tiu tempo al-

¹) Tio ĉi rememorigas al ni la flamajn parolojn de la fama esp.-oratoro pri Polio: «D-ro Privat sin turnas al la Urba Prezidanto (de Varsovio) kaj la kongresanaro. Li esprimas sian ĝojon al la sendependeco de Polio kaj diras, ke li mem dum jaroj batalis por ĝi (aplaŭdo)…» (laŭvorte el «Esperanto de UEA», n-o aŭg.—sept. 1927). Jen laŭ ĉi-artikolo por kia Polio la altŝatata doktoro batalis dum jaroj…» Por ke la mondo vivu en pli harmonia atmosfero estas iluzio la popola interkompreniĝo kaj la nacia «sendependiĝo». Gravas la renverso de la kapitalismo kaj la senklasiĝo! Red.

— pàgina 4 —

20 — SENNACIULO

venis 200 miloj. Tio korespondas entute al elcento de troloĝateco.

En Varsovio estas 400—450 miloj da sendomuloj.

Ĉu oni povas paroli pri kulturo, kiam 55% da domaro estas ne kanalizita, kie unu triono da domaro ne havas elektron?

II. Varsovio — urbo de analfabetoj

Laŭ lasta popolkalkulo de 1921, Varsovio havas 129 923 analfabetulojn. (En la tuta lando 7 milionoj, proksimume ¼ de la tuta loĝantaro. Fakte la nombro de analfabetuloj estas pli granda.) Tio estas terura nombro!

Tio estas armeo, kiu po kvar en vico longus 30 kilometrojn, 129 923 homoj, estas loĝantaro de tuta grandurbo en Polio. Nun imagu urbon, kie neniu homo scipovas legi kaj skribi, vi havos koncepton pri la analfabeteco de «kultura», «eŭropa» Varsovio.

La pli grandan parton en tiu mallumeco havas la virinoj! El la 129 923 analfabetuloj estas 42 423 viroj kaj 87 500 virinoj, t. e. duoble pli ol la viroj. Je 1 analfabetulo inter viroj ni havas 2 analfabetulojn inter virinoj.

Jes, estas kulturo en Varsovio, sed ĝuas ĝin nur la riĉa parto de loĝantaro. Ne scias pri ĝi la grandaj tavoloj de Laboristaro kaj ĝenerale la grandaj amasoj de la urb-malriĉularo. La lastaj sufokiĝas en malvasteco, koteco, kaj vivas en mallumeco. Jes, la mallumeco estas tiel densa, kiel en neniu ajn alia eŭropa urbo!

III. Varsovio — urbo de junular-ekspluatado

La partopreno de junularo en mastruma vivo kreskas daŭre: en 1924 junul.-laboristoj atingis 7,8% de ĝenerala kvanto okupitaj 70 326 laboristoj. En 1925 — 8% de 64 497 okupitaj laboristoj kaj en 1926 — 8% de 60 248 okupitaj laboristoj. Kiel ni vidas, ĉiujare la ĉiomo da okupitaj laboristoj malpliiĝas sed la kvanto de junul.-laboristoj kreskas. Kiam ni dispartigos tion je apartaj fakoj, ni havos alian bildon. En la ĥemia industrio junul.-laboristoj 10%, en ligno — 11%, en metalo — 16%, en presejo — 16%, vestaĵo — 21% ktp. La statistiko estas ne plena. Mankas nombroj pri la miloj da junuloj partoprenantaj en la malgrandaj tajlormetiejoj, ĉe seruristoj ktp. Mankas sciigoj pri nutraj-industrio, komizoj, frizistoj k. a. Estas ankaŭ en Varsovio metal-fabrikoj, kie 50% laborantaj estas junuloj, en fabrikoj de aluminiaĵoj la elcento de junuloj egalas 82. En pli grandaj presejoj 100%.

Ĝenerale en tuta grandproduktado la junullaboristoj atingas 9%. Tiuj laboristoj junaj, kiuj rajtas esti ekspluatataj ĉe tiaj danĝeraj cirkonstancoj por sia disvolviĝo, laŭ leĝe ne rajtas partopreni kunvenojn por kune priparoli ne nur politikajn demandojn, sed eĉ profesiajn.

La lasta leĝo de la prezidanto de Polio pri profesi-lernado, perfektiĝo ktp. ĝisfunde neniigas la memstarecon de junulo laboranta ĉe iu mastro. Tiu ĉi leĝo similas tiun de mezepoko pri korporacioj: oni devas post multjara obeema laborado ekzameniĝi, «diligente labori», dum tri monatoj de la laborkomenciĝo malrajtas la junulo forlasi laŭplaĉe la mastron, kontraŭokaze minacas al li monpuno, aresto kaj fine esti malakceptata ĉe iu alia mastro ktp.

Jen la vivo de Laboristaro varsovia en la lumo de ciferoj kaj faktoj, tio estas la fruktoj kaj floroj de la burĝa ordo!

Kompilis: Max Spetrik.

Tertremado en Krimeo

Ni ofte legas pri tertremado en Japanio kaj aliaj landoj. Ni kompatas kaj simpatias al suferintoj. Sed kompreni, kiu ĝi estas, povas nur tiuj, kiuj mem spertis tiun kun nenio komparebla katastrofo.

La belega dimanĉa tago de la 11. septembro per nenio antaŭsignis katastrofon. Centoj da ekskursantoj veturadis la ĉirkaŭaĵojn de Sebastopolo por ankoraŭ unufoje ĝui la senkomparan belecon de tiuj lokoj. Dolĉa estis la dormo post promenlaciĝo. Kaj jen… mi eksentis min saltanta kune kun la lito sur la leviĝanta planko. La bruo kvazaŭ de dekoj de ŝarĝaŭtomobiloj meksita kun tintado de fenestrovitroj, la krakado de mebloj — preskaŭ senkonsciigis min. Nur en tiu momento mi komprenis kion signifas perdi la grundon sub la piedoj.

Mi sukcesis tamen iel vestiĝi kaj elkuri straton. Centoj da homoj kun malsanaj infanoj sur brakoj (en la urbo estas skarlatino) — terurigitaj, senvestitaj sidis sur la tero sur la sama tero, kiu furioze ribelis kaj ĉiusekunde minacis engluti ĉiujn. Sed kien forkuri de ĝi? La fulma veturado de fajrobrigadistaj aŭtomobiloj kun milicanoj, veturigiloj de rapida medicin-helpo plenigis la straton per terura alarmo. Jam la unua ekpuŝo ruinigis plej grandajn domojn. La kvaretaĝa domo en la centro de Sebastopolo staris sen tegmento kaj nur kun duono de muroj. Loĝejoj sen fendoj tute forestis. Ducent familioj restis senhejmaj.

Sed tio estis nur unua ekpuŝo. Post kelkaj horoj sekvis nova, matene tria ektremoj. Homoj preskaŭ freneziĝis pro teruro kaj atendis sian lastan horon.

Hodiaŭ estas la 9-a tago de tertremado kaj ankoraŭ daŭras la ekpuŝoj. Elkonsumiĝis jam la nerva sistemo.

En Sebastopolo estas kelkaj vunditoj. Viktimoj forestas. Sed en Jalta, tiu belulino de Krimeo, ne nur estas detruitaj multege da konstruaĵoj, sanatorioj, palacoj, sed estas kelkcentoj da vunditoj kaj dekoj da mortigitoj. Panike forkuradas centoj da malsanuloj alveturintaj kuraci sin.

La sunradia, belega Krimeo, kiu ridetis per siaj ĉarmaj palacoj, mirindaj parkoj, kiu per sia saniga suno kuracis tiom da vundoj, revenigis al vivo tiom da malsanuloj, nun mem staras vundita, malsana, detruita kaj kvazaŭ petegas pri helpo!

S. Lisiĉnik (Sebastopolo).

Kion mi vidis en Turkio

DESPOTETOJ

La polico ĉi tie estas ekstreme ĝentila. Vi faru vian eblon, por ne sperti ĝin. Pro iu bagatelaĵo vi povas esti arestita, kaj vi trovos varman akcepton en la arestejo.

Pli ol unu fojon mi vidis ĉi tie policistojn, trouzintaj siajn rajtojn. Fine mi decidis diri al niaj K-doj tion, kion mi vidis hieraŭ vespere. Estis malfrue. Mi estis preterpasanta la policejon sur Tarla Baŝi, Konstantinopolo, ekster kiu staris seso da homoj. Mi staras sur la kontraŭa trotuaro; pro la varmego la fenestroj de la policejo estas malfermitaj; lampoj hele lumigas la ĉambron. En la ĉambro estas tri policistoj; unu, ŝajne, oficira policisto, junulo, ĉirkaŭ 25-jara, vestita en blanka jako kun leda zono sur kiu en ingo pendas revolvero kaj fajfilo; ankaŭ estas laboristo, junulo kun kirlaj nigretaj haroj, proksimume samaĝa, vestita en blua kitelo drelika¹). La oficira policisto krie parolas, la junulo respondas samtone, — estas la kutimo de turkoj ekscite paroli — subite unu pugno de la policisto faras plonk, plonk, plonk sur la vizaĝon de la junulo. La policisto traserĉas la vestojn de la junulo, trovas papereton, kiun li legas dum tiu protestas. Policisto reiras al la junulo kaj per ambaŭ pugnoj bategas lian vizaĝon ĝis tiu falis al la planko. Post kelke da sekundoj la junulo levas sin kaj diras ion, denove aro da pugnobatoj, ĝis la policisto ŝajne estas laca. Pala, li vidas, tra la fenestro, ke kelke da homoj rigardas la scenon, transiras la vojon kaj dispelas nin. Kiam la kolera oficiro foriris, ĉiuj reokupas la antaŭan lokon. En ekscita stato la policisto ree aliras al la junulo; plonk, plonk, plonk aŭdiĝas; nun li alsaltas al la junulo, kiel rabobesto al sia kaptotaĵo, tiras la kirlajn harojn…, la junulo toleras ĉion senmove. Se li levus sian pugnon, la policisto batus lin ĝis morto. Por ripozi la oficiro denove eliras el la policejo, por forpeli la starantajn homojn. Li foriras por daŭrigi sian tiranan agon; ni denove revenas por rigardi. Nun la oficiro barbare, sovaĝule, pugnadas kun sia tuta forto la vizaĝon de la junulo… plonk, plonk, plonk. Li volas vidi sangon. Li, ŝajne, ne estos kontenta ĝis kiam li tion vidos. Subite li alsaltas al la junulo, kaptas liajn orelojn kaj perforte frapas lian kapon kon-

¹) Vorto uzata de Zamenhof kaj signifanta: prilaborita tolo. — Red.

— pàgina 5 —

traŭ dika tabulo el ligno, kiu pendas sur la muro. Plonk, plonk…. resonas la frapoj. Lia kapo devis esti kontuzita per la ligno. Evidente en policejoj estas tenataj lignaj tabuloj por rompi kapojn de arestitoj. Mi volas protesti, mi preskaŭ sentas sangon en miaj okuloj pro indigno vidi tian traktadon de homo; «Silentu», admonas al mi mia edzino, «vi ne estas en Anglio, vi estas inter barbaroj, ili faros same al vi». Kun kompato kaj ribelo en la koro mi iris for… kaj mi kronikas la okazintaĵon en turka policejo, por ke iu ebla policisto ruĝa, leginte tion, komprenu kiel li devas NE trakti homon, por ne esti en la kategorio de barbaroj. La povo estas tre danĝera instrumento en la manoj de senskrupulaj homoj; bedaŭrinde, tiaj homoj troviĝas en ĉiu klaso.

E. E. Y.

★

Tago el la Vivo de Metilernanto

Ĉar el blanka Hungario neniu priskribis tagon el sia vivo, mi kuraĝas profiti la okazon por la priskribo de tago el la vivo de hungaria metilernanto.

Nia urbo enhavas pli ol 50 000 loĝantojn, kiuj estas metiistoj, komercistoj, oficistoj k. a. Interne de la urbo estas multege da malgrandaj laborejoj kaj ĉe la ekstera parto estas la fabrikoj, fabrikegoj.

Mi estas lernanta la meblistan metion kaj mi laboras en la laborejo de mia familiano, pro tio mi ne povas skribi detale pri la tago el mia vivo, sed mi priskribas la «ĝeneralajn tagojn» de la metilernantoj.

Matene je la 5½—6-a h. (multloke eĉ pli frue) ni vekiĝas, lavas nin kaj tuj iras en la laborejon. Inter la 6—7-a h. ni matenmanĝas — kafon kaj panon — kaj tuj ree komencas labori. Ni laboras ĝis la 12-a h., tiam estas unu horo por la tagmanĝo kaj ripozo. Je la 13-a h. ni komencas denove kaj senekhalte ĝis la 19—20-a h.; sabate ĝis la 15-a. Ĉiusemajne dufoje ni vizitas la faklernejon, kie ni lernas nenion. Dimanĉe ni vizitas la kavalir-organizon, kie ni priservas la patrion. Ĉi tiuj servoj okazas antaŭtagmeze, sekve nur la dimanĉa posttagmezo estas libera por la metilernantoj.

La metilernantoj aŭ estas nutrataj (ili ricevas ĉion: vestojn, ŝuojn, nutraĵon) aŭ dungataj por semajna salajro, kiu estas 10—15 pengoj.

Kiel vi vidas, la vivmaniero estas malbonega por la lernantoj, samkiel por laboristoj. Ankaŭ tio similas ĉe la metiistoj kaj metilernantoj, ke ambaŭ estas maldungataj, se ili agitas por la laborista movado. Al la lernantoj la bato estas ĉiutaga. Sed alvenas la tago, kiam ni eklevos la kapon kaj anoncos la akiritajn rezultojn!

«Estontano».

JUSTECO EKZISTAS NUR EN VERO, FELIĈO TROVIĜAS NUR EN JUSTECO.

E. Zola.

La labortempo en la germana industrio

Dum la semajno de la 25—30-a de aprilo 1927 okazis statistiko pri la labortempo en la konstruo-, preso-, ligno-, metalo-, ŝuo-, teksaĵo- kaj ĥemia industrioj. Kvankam ĉi statistiko ne estas kompleta, ĉar mankas ankoraŭ kelkaj industrioj kun ekstreme longa labortempo, — ekz. la karbo-, minaĵo- kaj kalio-industrioj, tamen ĝi jam donas sufiĉe klaran bildon.

Oni esplorstudis

1927 1924
57 895 (51 166) laborejojn
2 533 147 (2 362 820) laboristojn
1927 1924
plilonge laboris . . . . . 4,6 % (9,3 %)
malpli ol 48 hor. sem laboris 6,3 %
48 » » « 41,1 %
48—51 » » « 10,5 %
51—54 » » « 25,2 %
pli ol 54 » » « 12,3 % (10,7 %)

En la apartaj industrioj montriĝis, ke la teksaj- kaj la metallaboristoj laboris plej longe.

¾ de ĉiuj teksajlaboristoj . . pli ol 48 horojn 57,2 % de la metallaboristoj . » » 48 » 21,3 % » » » eĉ » » 54 «

En Rejnlando-Vestfalio:

79,2 % de ĉiuj laboristoj laboris pli ol 48 hor. 37,4 % de ili eĉ » » » 54 «

Depost du jaroj mi estas senlabora. Post 30-jara laborego kiel ministo oni maldungis min pro… manko de laboro. Kaj… ekzistas ankoraŭ proletoj, kiuj kredas (same kiel ŝafoj), ke ĉio estas en ordo.

(601)

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo dua)

Tiu ĝenerala klasika koncepto pri familio kaj pri la pli vastaj grupiĝoj, kiujn ĝi naskigis, ne estas akceptita de nuntempaj historiistoj. Ekzemple, Eduard Meyer, en sia Historio de la malnovtempo, asertas, ke la familio ne estis ia natura grupiĝo bazita sur fizika sampatreco; ĝi estis ia jura konstruo. La naskigo ne estis la origino de la familia ligilo, sed jura akto de simbola karaktero: «Fakte, la familio, kia ni trovas ĝin en la societoj la malplej evoluintaj, ne estas io simpla, io «primitiva». Oni povas klarigi ĝian ekziston nur per la partopreno de kolektiva forto, la ŝtato. Kompreneble ne temas sub tiu nomo pri registara organismo, sed pri politika societo entute, karakterizata nur per la devigo, kiun ĝi altrudas al siaj membroj sur la trifaka kampo de juro, de kutimoj kaj de moralo, kaj per la relativa aŭtonomio, kiun ĝi ĝuas rilate al similaj najbaraj societoj. Tiun politikan societon, laŭ larĝa senco, oni renkontas ĉie, kie estas homoj; estas sub ĝia agado, sub ĝia kontrolo, ke organiziĝas la diversaj geedzaj societoj, la familioj, la vilaĝaj societoj, grupiĝoj ŝajne primitivaj, kiujn ĝi reale formas… Tiel la multaj sociaj grupiĝoj, diversaj laŭ formo kaj amplekso—triboj, fratrioj, klanoj, familioj—kiuj entenas unuj la aliajn aŭ interplektiĝas, ne estas la originaj, pra-politikaj formoj de la socia organizado; ili ne estas la atomoj, kies aglomeriĝo, ĉe relative malfrua epoko de la homa evoluo, naskigis la ŝtaton, kiel instruis Fustel de Coulanges en La Antikva Civito. La malo okazis. Neniam la fratrioj, nek la kurioj, nek la triboj, nek la klanoj estis ŝtatoj, sed ĉiam nur subdividoj de ŝtato aŭ de tribo. La ŝtato ne naskiĝis el tiuj grupiĝoj; male, ĝi naskis la ŝtato»⁴)

La samon diras Kropotkin en sia verko La Interhelpo: «La familio tute ne estas primitiva formo de organizado; male, ĝi estas tre malfrua rezulto de la homa evoluado. Tiel malproksime, kiel ni povas esplori en la paleo-etnografio de la homaro, ni trovas homojn socie vivantajn en triboj, kiel tiuj de la plej superaj mambestoj; kaj necesis treege malrapida kaj longa evoluado por okazigi la organizadon laŭ gento aŭ laŭ klano. Tiu lasta organizformo siavice bezonis same longan evoluadon por atingi la unuajn ĝermojn de familio, ĉu unuedzeca (monogamio) ĉu pluredzeca (poligamio). Tiel societoj, aroj, triboj — kaj ne familioj — estis la primitiva formo de organizado ĉe niaj plej antikvaj praul oj.»

Por apogi tiun vidpunkton, la lingvoscienco venas helpi la etnografion kaj la historion. Oni scias, ke plejparte la eŭropaj lingvoj apartenas al iu sama lingvistika grupo, kiun oni nomas hindoeŭropa. Nu, estas nun de la fakuloj konsentite, ke ia politika unueco, aŭ almenaŭ ia civiliza unueco necesas por starigi komunan lingvon.

«La interkonformecoj troviĝantaj ĉe la konataj lingvoj supozigas la ekziston, dum sufiĉe longa periodo, de unueca lingvo; kaj tia lingvo supozigas la ekziston de nacio, havanta ian unuecon… Por krei lingvan unuecon, necesas la ekzisto de nacio, kiu sentas sian unuecon. Nenio rajtigas nin paroli pri hindoeŭropa raso; sed ekzistis nepre (oni ne scias kie, nek kiam) iu hindo-eŭropa nacio»⁵).

(Pluo sekvos). E. Lanty.

⁴) Lucien Febre, profesoro ĉe la Universitato de Strasburgo: La Tero kaj la homa Evoluo (Biblioteko de Historia Sintezo).

⁵) A. Meillet, Enkonduko al la kompara studo pri la hindo-eŭropaj lingvoj.

— pàgina 6 —

Kontraŭ la dogmoj

«Pekoj de Pastro.»

En Sovetio ĉiuj havas egalajn rajtojn antaŭ tribunalo.

Antaŭ nelonge en soveta Blankrusio okazis la sekvanta tre interesa juĝo.

De la jaro 1921 servis ĉe katolika pastro en Bobrujsk virino Antonio. La pastro ekspluatis kaj finfine perfortis ŝin. Kiam la servistino gravediĝis, la pastro antaŭe diris: «Sankta Josefo vin pardonos» — kaj poste komencis serĉi vojon por iamaniere eliri el tia interesa situacio.

Li diris al ĉiuj, ke ŝi gravediĝis de iu komjunulo, kun kiu ŝi estis konatigita.

La proksimuloj de la pastro komencis ataki la komjunulon, ke li edziĝis kun Antonino, ĉar la pastro donos al ili pro «fidela servo» de Antonino 200 rublojn, bovinon kaj ĉevalon.

En la sama tempo al Antonino proksimuloj diris: «Estas granda peko plendi kontraŭ sia pastro. Dio malpermesas tion. Do pli bone estos, se vi amindumos kun komjunulo por edziniĝi.»

Ŝi havis 21 jarojn kaj ŝi preferis komjunulon antaŭ pastro maljuna. Je la 5-a monato de sia gravediĝo ŝi sin donis al komjunulo, kaj post tiu fakto la pastro kaj eklezi-soveto, kiu aktive defendis sian pastron, jam diris, ke Antonino estas perfortita de komjunulo.

Kiam naskiĝis infano, oni lin registris kiel filon de la komjunulo. Sed li venis al Antonino kaj protestis. Komjunula ĉelo esploris la aferon.

Post la naskiĝo de l’infano, la pastro maldungis Antoninon kaj nenion donis. La komjunulo decidis helpi al sia konatino, edziĝis kun ŝi kaj foriris labori en najbaran sovetan mastrumadkomunon.

Post 3—4 monatoj la afero fariĝis klara. La pastron oni starigis kiel ĉiujn aliajn civitanojn antaŭ tribunalo.

Dum la juĝado eĉ la pastro ne kontraŭdiris kaj ne protestis kontraŭ faktoj. Li perfortis Antoninon, uzis ŝin por kontentigi siajn seksbezonojn, ekspluatis ŝin kaj por 7-jara laboro pagis al ŝi nur 50 rublojn.

La juĝo estis interesega. Miloj da loĝantoj interesiĝis pri la afero.

La juĝistaro decidis: 4 jarojn da malliberigo por la pastro pro ekspluatado de laboristoj kaj 15 rublojn ĉiumonate por eduko de l’ infano.

Ĉiuj estis kontentaj pro la decido de l’ juĝistaro…

Falis finfine la kredo en senpekeco de pastroj kaj sincereco en iliaj solenaj promesoj.

Tempo pasis…

Sed en junio alvenis el Fissen (Bavario) la sekvanta letero de iu «kredulo» F. R. von Lama. La letero estis adresita al «S-ro Smintyĥ, prezidanto de oficejo de komjunularo, en Borisov. (Kial do en Borisov? Pri tio eble F. R. von Lama pli bone scias!) Jen kion skribas li:

«En germanaj katolikaj gazetoj mi tralegis pri malhonora kondamno de S-ro P. MUSTEJKIS farita de vi. Mi

[BILDO p.6 | 38,17,54,43] Desegnita portreto de viro kun okulvitroj kaj pastra vesto, kun la mano ĉe la vango. Subskribo: Katolika pastro P. Mustejkis

prenas sur mi la devon disvastigi pri via senhonta ago inter vastaj amasoj de la loĝantaro en Germanio, per amerika-franca gazetaro, por unuigi la opinion de la civilizita mondo kontraŭ tiaj ordoj kaj agoj. Sufiĉas, se ĉiuj gazetoj presigos — via lando estas malhonorigita.

Sciu, ke en Germanio oni kalkulas 20 milojn da katolika loĝantaro, nia registaro estas katolika, nia ĉefministro Marks ankaŭ estas katoliko kaj pro tio li havas grandan influon.

Sciu, ke la katolikaro en Germanio ne estas senvola ŝafbrutaro! Pro viaj agoj la katolikaro de Germanio estas vekita kaj tio povas konduki al tio, ke ni ne plu rilatos amikece kun Sovetio, sed helpos al Anglio. F. R. von Lama.»

Karulo Lama! Ĉu vi parolos kontraŭ faktoj? Ja Mustejkis mem ne protestis kontraŭ ili kaj li respondis antaŭ la tribunalo kiel ĉiu civitano de USSR, se li faras aŭ faros saman aferon. Ĉe ni ĉiuj havas la saman respondecon antaŭ la tribunalo!

Sed ĉu vere ekzistas en Germanio — progresema lando — s-roj malsaĝuloj similaj al s-ro von Lama?!

Dim. Snejko-Minsk.

La burĝaro elspezas milionojn por sia gazetaro, ĉar ĝi komprenas ĝian signifon. Se la laboristoj ne povas kolekti tiom da mono, ili almenaŭ pruvu, ke ankaŭ ili konscias la signifon de sia gazetaro, abonante kaj abonigante la «Sennaciulon».

DISKUTEJO

La ĉapelafero

Pri tiu «temo» ni ricevis multajn artikolojn. Menciindaj estas tiuj de K-doj 5199 (el Sovetio), 6159 A. C. (el Sovetio), Iuelmultiuj (el Polio) kaj precipe tiu de K-do Neniu — 1187 (el Sovetio), la plej longa kaj elĉerpema.

La «temo» tamen ne meritis tiom multajn kaj kilometrajn skribaĵojn. Tiom da inko por bagatelo. El pulo oni faris elefanton! Kvazaŭ pli indaj temoj ol ĉapelumado mankis. Domaĝe por la tempo donita kaj la loko uzita! «Feliĉaj» la senĉapeluloj — inter kiuj mi ankaŭ estas — kaj la ĉiamĉapelulinoj (la virinoj), ĉar ili aŭ ne havas aŭ ne devas ion demeti… Sed la ŝerco flanken — la afero ja devas esti iel solvita, la polemiko finita, la batalo evitita.

Mi trastudis la materialon presitan kaj nepresotan. Kiel ĉiam kaj ĉie, estas du tendaroj, unuj akuzas, aliaj defendas, unuj pledas, aliaj plendas. Estas ja sufiĉe da argumentoj por kaj kontraŭ. Jen ekzemple la ĉefaj:

SAT-ano 5199 konkludas: «En tiu rilato la sovetia popolo estas kiel aliaj popoloj. Nur standardo kaj himno estas aliaj. Sed «liberpensuloj» ĉie estas kaj estos maltoleremaj, ĝis kiam homaro ne staros tiom alte, kiom sennaciularo. Kaj dume mi preferas — eĉ devige — demeti la ĉapelon antaŭ Proletaro, ol antaŭ burĝaro.»

SAT-ano 6159 asertas, ke «la plej granda kvanto de sovetianoj stariĝas tute ne pro entuziasmo, sed nur pro kutimo, aprobita de socia opinio». Li konkludas: «Se iu K-do diris, ke oni senĉapeligis lin perforte kaj preskaŭ batis, — ne opiniu la personon ĉi tion farintan, entuziasmanta pri Internacio, ne, li simple estas el tiuj personoj, kiajn tre bezonis la caro por sia ĝendarmaro».

SAT-ano Iuelmultiuj opinias, ke per ĉapel-depreno oni ne honoras iun aŭ ion. «La depreno de la kapvesto nepre devenas el la preĝejoj; ĝi signifas, ke la homo konfesas sian senpovecon kaj la ĉiopovecon de dio aŭ dioj… Sed por konsciaj proletoj tute ne necesas esprimi sian senpovecon, eĉ al Marks aŭ Lenin. Kontraŭe: Ni estu ĉiopovaj… Neniam, nenie, neniel oni povas iun devigi, ke li deprenu la kapveston!… Ni dekutimiĝu de imitado al religiaj kaj burĝecaj moroj!»

Fine, SAT-ano Neniu faris tutan tripartan studon pri la «antaŭjuĝoj», esperante per tiu klarigo fini la miskomprenon, kiu ekestis en ĉi rilato. Vere, pli objektivajn argumentojn oni ne liveros, sed li mem konscias, ke lia respond-artikolo estas treege longa por aperigi ĝin entute, kaj li malpermesas, ke ni mallongigu ĝin, ĉar efektive «unu argumentado sin kroĉas kvazaŭ ĉenero en la alian». Jen kelkaj el tiuj ĉeneroj:

«Ĉu en Sovetio ekzistas absoluta libereco? — Dum la politika potenco estas konkirita, la ekonomia ekzistado de Sovetio estas ligata per mil arterioj kaj vejnoj al la mondekonomio, kiu hodiaŭ ankoraŭ estas imperialisma. Se el tiuj faktoj ni konkludas ĉiujn niajn opiniojn pri la historiaj fenomenoj, kiuj antaŭ niaj okuloj sceniĝas, ni povas ricevi klaran komprenon pri multaj al ni strangaj kondiĉoj, situoj, okazaĵoj ktp., kiuj esence ne estas unuigeblaj kun la teorio de ideala socialismo aŭ komunismo, por kies atingo la rusa Proletaro unue ekprenis la potencon. Ke en la nuntempa fazo de la mondrevolucio nur tia povas esti la libereco, ke nur per tia regadformo la Proletaro povas por si konservi la potencon; ke la Proletar-diktaturo ne povas

— pàgina 7 —

TRA ESPERANTIO

EL LA ADMINISTREJO

PROJEKTO DE NIA PRESEJO

La Kongreso en Lyon sufiĉe larĝe pritraktis la supre cititan aferon kaj konkludis, ke la nuntempa situacio ne estas favora por efektivigi nian projekton. Unuvoĉe la Kongresanaro decidis prokrasti la efektivigon de nia propra presejo ĝis ni vivos en pli trankvila epoko kaj ĝis SAT havos pli da membroj kaj abonantoj.

Por ordigi tiun ĉi aferon ankaŭ en nia konto «presfondo», la Administracio petas niajn fervorulojn, kiuj jam antaŭe sendis monon por eventualaj presej-obligacioj, informi nin pri la dispono de ilia mono. La Administracio estas preta aŭ sendi por ĉi tiu mono akcibiletojn de nia Kooperativo aŭ repagi tiujn sumojn al la koncernaj K-doj. Preferinde estas, se la K-doj lasas sian monon en la Administracio por eventualaj bezonaĵoj.

*

PETOJ NEPLENUMEBLAJ

La Administracio de SAT multfoje ricevas petojn, ke ĝi sendu materialon por ekspozicii al la plej diversaj grupoj. Tiujn petojn ni ne povas plenumi, ĉar jam delonge la redakcio de «S-ulo» ne plu estas en Leipzig, kaj sekve ni ne ricevas la ŝanĝekzemplerojn.

La esp-o grupoj mem devas zorgi, ke ili havu materialon por ekspozicii. Oni sendu respond-kuponon al la koncerna redakcio por ricevi provekzempleron, kelkaj redakcioj eĉ sendas senpage provekzemplerojn; tiel ĉiu grupo povas havigi al si bonan ekspozicimaterialon. Vi devas konsideri, ke la redakcio de «S-ulo» ankaŭ devas konservi unu ekzempleron de la ŝanĝekzempleroj.

*

POR LA JARLIBRO

Konsileto

Ni, SAT-anoj, pagas mizeran kotizaĵon, sed ricevas bonan jarlibron, kiu ĉiujare pliboniĝas kaj plidikiĝas. Kial la Ekzekutiva Komitato de SAT per «S-ulo» ne proponus jenon: «Kiu deziras memvole alsendi sian foton por la Jarlibro kun pago, ekz. 2 dolaroj, tiu sendu al ni kaj ni lokos ĝin en la Jarlibron.» Tiam la SAT-anaro ricevos la plej bonegan el ĉiuj jarlibroj por tiu sama kotizaĵo.

Via Gulin (6123)

Kion opinias pri tiu propono la SAT-anaro?

Ni ŝatus ricevi respondon pri tio.

E. K.

*

LASTHORE

La SAT-anaro el Göteborg (Svedio) konsentis organizi nian VIII-an Kongreson. Jam preparu vin.

*

Ĉu la Bruxelles’aj K-doj dormis?

aŭ nova blufo de mifrati

Antaŭ ni kuŝas la ĵus eldonita luksa protokolo de la kongreso «kontraŭ kolonia subpremado», kiu okazis dum februaro n. j. en Palais Egmont, Bruselo (Bruxelles), laŭ iniciato de la Antiimperialista Ligo. Ĉe la fino de la libro estas 10 paĝoj «ricevitaj salutoj leteraj kaj telegramaj». Inter gravaj salutoj troviĝas tekstoj de 3 leteroj de «sekcioj» de Internacia ido laborista (?) Asocio el Berlino, Anglio (Burĝa), Belgio; krom tio menciitaj leteroj el Esch-Alzette (Luksemburgo), Heilbronn, Hamborn, Hamburg, Leipzig. Vane ni serĉis ion de esperantistoj… Se la blufistoj sendis 8, ni povus sendi almenaŭ 50 salutojn, kaj ni povus varbi por nia afero, gajni novajn ligojn.

Estonte ni ne dormu! Ĝustatempe alvoku en «Sennaciulo», kaj poste raportu!

Esperanto-Fako de Neuer Deutscher Verlag.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Sovetio. — La 1-a Gubernia Konferenco de SEU en Nijnij-Novgorod okazis la 4-an de septembro. La konferencon partoprenis 32 delegitoj el la urbo k. la gubernio. La Konferenco pridiskutis la raportojn: pri aktuala momento k. esp-a lingvo de K-do Kokuŝkin, pri agado de CKSEU de ties membro K-do Nekrasov, pri agado de N.-N. Gub. K-to de K-do Konovalov. El la raporto de Gub. K-to estas notinda jena: La Komitato pasintjare havis en la urbo 9 rondetojn k. ĉelojn, en la gubernio ekzistas esp-aj organizoj k. apartaj esp-istoj en 6 distriktoj. Vigle funkciis korespondado (ricevitaj ĉirk. 400, forsenditaj ĉirk. 500 leteroj). Loka SAT-anaro konsistas el 56 membroj. Ĝi kunhelpis la preterpasantajn SAT-anojn kaj laŭeble gastigis ilin. Inter la lastaj estis K-doj René Naville, Kadzuvo Tava, Christensen k. aliaj. En la loka gazetaro estis presitaj 67 artikoloj k. notoj pri esp-o, eksterlandaj leteroj ktp. 8 kursoj dum la jaro funkciis, k. estas disvastigitaj 1500 ekz. da literaturo. La 40-jara jubileo de esp-o estis festita per solena kunveno, kiun partoprenis ankaŭ reprezentantoj de partiaj kaj sociaj organizoj. Estis efektivigita firma kunligo kun Internacia Ruĝa Helpo, kiu aplikis esp-on. La plej granda atento estis dediĉata al la praktika uzado de la lingvo pere de SAT-aparato. La konferenco aprobis la agadon de Gub. K-to k. esprimis siajn opiniojn pri estonta laboro de Gub. K-to k. CKSEU. En la novan Gub. K-ton eniris Gek-doj Konovalov, Belajev, Kalaŝnikov, Matjaŝina, Piskunov, Ŝuvajev, Kudrjavcev. En la revizian komisionon estas elektitaj: K-doj Vinogradov, Miĥajlov, Kirillov.

Ĉe la neŭtraluloj.

Laŭ la «Berliner Esperanto-Anzeiger» du japanaj instruituloj paroladis en la germania ĉefurbo pri la moderna vivo k. pri la lingva ŝarĝo japanaj… en esp-o. — Unu el ili, prof. Segaŭa, studis la anglan lingvon dum 15 jaroj, k. tamen estas al li preskaŭ neeble, interkompreniĝi kun angloj. Sed japana scienculo devas lerni minimume 2 aŭ 3 eŭropajn lingvojn. Kiom da penado kaj tempomalŝparo! La plej grava kaj valora lingvo por japanoj estas esp-o. Prof. S. diris, ke nur per esp-o estis eble al li, komprenigi sin senerare k. senescepte al ĉiuj eksterlandanoj. La tuta mondo rigardas orienten. Por sciigi pri orienta kulturo, arto, literaturo k. vivo, la plej bona rimedo estas la helplingvo internacia esp-o.

Alia japano, prof. Asada, en «Heroldo de Esp-o» ankaŭ diras, ke kompare kun aliaj lingvoj, esp-o estas la plej facila por japanoj, ĉar en ĝi ili trovas kelkajn similaĵojn kun japana lingvo…

Ĉe la katolikoj.

Rusa aŭ katolika?

Sub tiu titolo «Espero Katolika» de sept. ĝis okt. 1927 publikigas artikolon, kie estas ankaŭ konfesate, ke ĉiu devas sin plene difini: aŭ ruĝa aŭ blanka, — griza tute ne helpas! Jen laŭvorta cito: «La mondo povas elekti. Ĝi estos Lenina aŭ katolika, romkatolika aŭ rusa; aŭ la lingvon de aŭtoritato k. praveco aŭ tiun de ribelo k. despoteco. Kaj plenplene. Duoneco daŭre ne helpas! La distanco inter Romo k. Moskvo estas tro granda, la abismo inter Katolikismo k. Komunismo tro profunda por ebligi konstruadon de pontoj… Katolika aŭ rusa. Jen la

(Daŭrigo de «Diskutejo», de paĝo 6:)

esti konstruata en alia strukturo, tion klare pruvas la lasttempaj antisovetiaj politikoj kaj okazintaĵoj de ĉefaj imperialistaj ŝtatoj.»

«Sed kial do en Sovetio laŭ burĝecaj kutimaĉoj oni honoras la Internacion? — La celo sanktigas la ilojn. Ĉi malnova proverbo validas ankaŭ por la klasbatalo… La honorigo de Internacio fakte estas bazita je tradicio, kiu emo ne estas forigebla per «raciismaj transsalto» de ĉiaj evolukondiĉoj, same kiel la religiemo, superstiĉemo k. c. La eduktendenco, kiu celas forigi tiun fenomenon, en sia nuna stato sekvas la vojon, ŝanĝi la tradiciojn, estigintaj tradiciojn kaj kutimaĉojn, je tradicioj pli konvenaj por nobligo kaj humanismo. …Ke la sovetia popolo ne jam atingis en ĝia aplikado tiel altan gradon, kiel niaj kelkaj indignemaj K-doj deziras, ankaŭ estas nenies kulpo. — La diktaturo estas en karaktera esenco perforto, ĉar neniu burĝaro translasas sian regadon al la Proletaro sen kontraŭstaro kaj antagonismo. La lukto ne finiĝas per venka konkiro de revolucio, sed ĝi pli intensiĝas pro la ĝin sufoki celanta internacia imperialismo. Do oni ne povas precizege eviti kaj atentigi, ke ne okazu ĉiuspecaj perfortetoj, kiel ekz. la morala devigo de senĉapeligo. La klasbatalo ankaŭ havas siajn evolufazojn kaj la diktaturo estas nur unu el ili. Tial en Sovetio oni ĝin nomas: Transira periodo.«

«Ĉu oni povas samigi la honorigon de Internacio kun la honorigo de naciaj himnoj, flagoj ktp.? — Tradicio estas parte socipsikologia fenomeno kaj evoluas kune kun la socio. Pro la estiĝo kaj elkresko de la klasbatalo kune evoluas ankaŭ ĝia tradicio… Tradicio burĝeca kaj tradicio revolucia (klasbatala) — tiu dusenca evolutendenco de la tradicio produktas samformajn tradiciojn, por kontraŭefiki unu la alian, kun tute malsamaj rezultoj, signifoj kaj direktivoj. Ekz. la demeto de la kapvesto radike derivadas de individua salutemo, per kiu opulo honoras opulon. Amase plenuminte tiun geston, ĝi esprimas komunan honoron al io. Do la sama gesto eĉ ĉe sama deklariĝo ne havas la saman signifon, ĉar ĝian karakteron difinas ĝia esenco… Rezonante mi konstatas, ke la honorigo de Internacio, kvankam ĝi okazas per la sama tradicigesto kiel honorigo de nacia himno, ne estas samigebla kun ĝi pro ĝia malsama eduk’ kaj tendenceco…»

Kiel oni vidas, kiom da kapoj, tiom da ĉapoj! La tuta afero kuŝas en la signifo, en la enhavo, kiun oni donas al sia gesto. Sed la geston oni faru aŭ ne faru tutlibere, nedevige. Almenaŭ tia estas la opinio de la redaktoro.

I. H. K.

— pàgina 8 —

ambaŭ spiritaj mondlingvoj, inter kiuj la pli proksima estonto decidos! Gigantaj, prirespondoplenaj horoj eksonos por la Kristanaro. Ĉu ni kuraĝe respondos al la graveco de nia tasko? Ĉu la amo estos pli forta ol la malamo? Ĉu la morgaŭo apartenos al Romo aŭ Moskvo? Dio ĝin scias. Kion ni scias, estas: La tempo urĝegas! Ĉiuj devas fari sian devon, en surgenua preĝo, per vortoj kaj agoj.»

Do, aŭdu k. elektu, neŭtraluloj! Ni jam elektis nian vojon k. fosas nian sulkon, sciante, ke la vinberejo ne bezonas preĝon, sed fosilon.

*

La XII-a Kongreso de IKUE (Intern. Kat. Unuiĝo Esp.) okazis la 4.—10. aŭg. 1927 en Azisio k. Romo. Ĉeestis ĉirkaŭe 50 personoj. La kunsidoj tamen estis 3-foje pli multnombraj ol tiuj de la Danciga Univ. Kongreso.

Red.

[BILDO p.8 | 12,29,37,35] Ornama kaplinio: malfermita libro, folioj kaj plumo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Bulgara Antologio (prozo kaj poezio), kompilita kaj tradukita de Ivan H. Krestanoff, kun antaŭparolo de At. D. Atanasov. Serio II, n-o 5—6 de Bulgara Esperanto-Biblioteko, Sofia. Formato: 21½×15 cm, 247 pĝ. Prezo: 5 sv. fr.

La esperantistaro, en kiu devas esti ne multaj, kiuj konas la bulgaran lingvon, danku al la kompil-tradukinto (des pli, ĉar la laboro estas tre bone farita) de ĉi-tiu antologio por la ŝanco renkonti specimenojn el la bulgara literaturo de plej diversa karaktero. Oni atendas de verkistoj, kiam temas pri la grandaj pasioj kaj altaj ecoj de l’ homaro, ke la literaturo estu universale komprenebla kaj ŝatebla; sed oni vidas per ĉi-tiu libro, ke eĉ la humoraĵoj trovos ridplenan eĥon en iu parto de la civilizita mondo, ĉar ili pritraktas tipojn bone konatajn de ni ĉiuj kaj kreskigas la senton inter alilanduloj, ke la bulgaroj tute ne estas fremdaj homoj.

La libro entenas multajn portretojn de la diversaj 40 geverkistoj kune kun biografietoj verkitaj de l’ kompilinto. Ankaŭ ĉeestas la ĉef-literojn de ĉiu verko alloga ornamaĵo laŭ la bulgara maniero.

E. K. L.

Elementi Esperanto, de V. Svistunov, trarigardis A. A. Saĥarov. Eldono de CK. SEU, Moskvo 1927. Formato: 17×12 cm, 88 pĝ. Prezo: 25 kop.

Rusa libreto donanta en 22 lecionoj la elementojn de esperanto, verkita laŭ la direkta metodo post instrua praktikado de la lingvo. Laŭ ĝi povas lerni ankaŭ tiu, kiu malmulte konas sian rusan gramatikon. Ofte tamen estas sentata la manko de la artikolo (kiel ekz. «fabriko estas ŝtata», anstataŭ la fabriko, ktp.), kio certe estas pro la foresto de tia en la rusa lingvo. «Proleto» kaj «Proletario» estas paralele uzataj — oni preferu la unuan! Multaj bildoj — inter kiuj de Zamenhof kaj de la jubilea esp. poŝtmarko — ornamas tiun belan lernolibron.

I. H. K.

Krujok Esperanto, de S. Rublev. Eldono de CK. SEU, Moskvo 1927, 2 partoj. Formato: 26½×17½ cm., 60 kaj 30 pĝ. Prezo: 50 kaj 25 kop.

Jen ankoraŭ unu praktika helpilo por grupa studo de esperanto, en rusa lingvo. La unua parto estas por rondetanoj, la dua por la gvidanto de rondeto. Mallongaj frazoj, trafaj ekzemploj, instruaj legaĵoj kun proleta spirito, utilaj informoj ktp. iom post iom enkondukas la lernanton en la tuta lingvo kaj vivo esperanta. Kaj ne miru, se en la fino li estas plene kaptita por nia movado. Kiel en la antaŭa, tiel ankaŭ en tiu lernolibro SAT kaj ĝiaj eldonaĵoj okupas bonan lokon, samkiel citaĵoj el «Sennaciulo». Tabeloj por informiĝo kaj de la materialdivido finas la librojn. Unuvorte: imitinda verko!

I. H. K.

Welthumor in Esperanto — Humor’ de l’ mondo, prilaboris D-ro Emil Pfeffer, eldonis Tagblatt-Biblioteko, Steyrermühl-Eldonejo, Wien I, Wollzeile 20. Formato: 19×12 cm., 96 pĝ. Prezo: 0.50 mk. g.

La libreto okupas duoblan n-on 541—2 de la t. n. «Du-lingva Libraro» aŭ n-o 6 de la «Serio Esperanta-Germana». Kiel la subtitolo mem ĝin montras, ĝi prezentas «la ŝercon, spiriton kaj anekdoton de diversaj popoloj en esperanto kun akompananta germana teksto kaj lingvaj klarigoj». La moto: «Ridu lernante, lernu ridante!» montras jam la celon de ĉi bonstila verketo. Estas uzitaj kelkaj nenecesaj novaj aŭ neoficialaj vortoj, kiel ekz. ambono, anstataŭ predika seĝo aŭ katedro, aŭguristino (pli ĝuste estus aŭgurino!) anstataŭ antaŭdiristino ktp.

I. H. K.

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

Industrial Solidarity, New-York, 13. 7. 27: Blanka teroro furiozas en Jugoslavio. — New Yorker Volkszeitung: la samon.

Enhavis notojn pri SAT:

Zvezda, Perm, 18. 9. 27. — Revista Popular, Córdoba, 1. 10. 27 (foton de K-do E. Lanty).

Tradukis el esperantaj leteroj:

Nijegorodskaja Kommuna, N. Novgorod, 6., 21., 23. 9. 27. — Zvezda, Perm, 18. 9. 27, 27. 9. 27.

Enhavis priesperantajn artikolojn:

The Post, London, 1. 10. 27 (kun kliŝo de la esp. pmk.). — Nijegorodskaja Kommuna, 17. 9. 27. — Le Progrès, Lyon, 16. 9. 27. — L’Union, Bruxelles, 25. 9. 27. — Le Coopérateur, Bruxelles, okt. 27. — Le Tram Belge, Bruxelles, 1. 9. 27, 1. 10. 27. — Acción Cooperatista, Barcelona, 30. 9. 27. — Bulletin d’Information de l’I. T. F., Amsterdam, aŭg.—sept. 27 (tutan esperanto-angulon, interalie pri nia Jarlibro).

Enmetis enesperantajn artikolojn:

Le Sincériste, Waltwilder par Bilsen, Belgio, okt. 27.

Por ĝisfunde esplori la instrumetodojn de esperanto, la Glasgova Laborista Esperanto-Klubo malfermis kurson por instruistoj de esp-o kaj alvokas al tutmondaj grupoj, rondoj aŭ kursoj, korespondi pri la instrutekniko de la lingvo. Ĉion adresu al Ruby Callery, 288 Springburn Road, Glasgow N.

[BILDO p.8 | 84,43,92,56] Granda nigra krisigno (!) apud la anonco.

Korekto. — En n-o 157, pĝ. 1, kol. I, volu meti citilojn antaŭ Kontraŭ kaj post Kühnl (t. e. nur ĉe la Zamenhofaj vortoj) kaj forigi la aliajn. Pĝ. 4, kol. II, malsupre, antaŭ «Amboso» enkrampigota metu «Nakovalnja«. Pĝ. 7, kol. I, sub «El la Redaktejo», linio 10, post «sendataj» metu: (10 tagojn antaŭ la apero de l’ numero). Sampaĝe, kol. II, ĉe 9 853, metu komon post jes, citilojn ĉirkaŭ gluozaj; ĉe Britio metu punkton antaŭ Prof.; ĉe Finnlando, linio 28 de malsupre, anstataŭ kun, legu per.

Red.

ENHAVO:

  • Ĉinoj parolas, de Jief . . . . . pĝ. 17
  • La martiroj de Tolpuddle (daŭrigo), de 2978 . . . . . . . » 18
  • La situacio en Grekio, de I. H. K. . » 18-19
  • Iom pri la fakorganiza movado en Norvegio, de 5663 . . . . . » 19
  • Sendomeco, analfabeteco k. ekspluatado en Varsovio, de M. Spetrik . . . . . . . . » 19-20
  • Tertremado en Krimeo, de S. Lisiĉnik . . . . . . . . . . » 20
  • Kion mi vidis en Turkio, de E. E. Y. » 20
  • Tago el la Vivo de Metilernanto, de Estontano . . . . . . . » 21
  • La labortempo en la germana industrio, de 601 . . . . . . . » 21
  • Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo (daŭrigo), de E. Lanty . . . . . . . . . . . » 21
  • Kontraŭ la dogmoj, de D. Snejko » 22
  • Diskutejo . . . . . . . . . . » 22
  • Tra Esperantio . . . . . . . » 23
  • Recenzejo, Memornoto, Anoncoj . » 24

[REKLAMO p.8] ISK — Internationaler Socialistischer Kampf-Bund (Internacia Socialista Batal-Ligo). Ĝia organo (germanlingva) estas la Politika Revuo por la klaskonscia laboristo. Ĝi aperas monate kaj pritraktas ĉiam tre gravajn problemojn de la klasbatalo, helpas konvinki la K-dojn pri la veraj kapitalistaj statoj. Tiu ĉi organo estas tre grava batalilo por niaj socialistaj ideoj! Tial, K-doj, abonu ĝin! Abonprezo: por 3 monatoj nur 0,60 mk. g. Provekzempleroj senpage riceveblaj ĉe: O. Köppen, Schlüchtern (Bez. Kassel — Germ.)

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 160, 27 d’octubre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 160 — APERAS — S.A.T. — SEMAJNE — 27. Oktobro 1927

[BILDO p.1 | 8,3,92,29] Titolkapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», sub ĝi la devizo en kadro kaj la grandaj ornamaj literoj «SENNACIULO».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

ANTAŬ DEK JAROJ

Jam de tri jaroj Eŭropo sangegas. Milionoj da obeemaj viroj sin interbuĉadas. Senĉese, senhalte. Tage kaj nokte. En la ĉielo, sur la tero, sur la maro.

Ĉie tondras kanonoj. Eksplodas bomboj. Sibladas kugloj. Venenaj gasoj enrampas tranĉeojn kaj insideme mortigadas. Milionoj da viroj vivas en koto, meze de putrantaj kadavroj…

«Heroismo» elverŝegiĝas. Pastroj diservas kaj benas la «heroojn». Gazetaro flame laŭdegadas ilian bravecon. Oratoras ŝtatistoj. Ĉiu, ĉiu nacio ja havas rajton kaj justecon siaflanke. Ĉiu, ĉiu reprezentas civilizecon kaj kulturon. Intelektuloj pravigas tion per lerte argumentitaj tezoj…

En fabrikoj laboradas metiistoj kaj virinoj. Altan salajron ricevas. Kiuj kuraĝas eĉ mallaŭte kontraŭstari la daŭrigon de la buĉado, tiujn oni forsendas en tranĉeojn. Tie ili lernu pli bone ami la patrion.

En ĉiu grandurbo regas nepriskribebla diboĉado. Ĝenerala senkonsciiĝo. Forpermesitaj soldatoj ĉe tia konstato naŭziĝas. La civiluloj ja «eltenos ĝis la fino» … t. e. ĝis la morto de la lasta soldato.

Regas «Sankta Unuiĝo». Laboristaj gvidantoj kune kun episkopoj kaj ministroj debatas pri la plej bona rimedo por finigi la militon. Unuanime ili interkonsentas, ke ekzistas nur unu rimedo: la venko. Ĉiujn fortojn necesas streĉi por venki la «malamikon»…

Kaj la sama tragedi-komedio okazas ĉe ambaŭ malamikaj kampoj.

Ĉe la fronto, la soldatoj, stultigite per alkoholo, terurigite per monstre severa disciplino, brutigite per senĉesa murdado (fimortigado) fariĝis senvolaj, senkonsciaj mortigmaŝinoj.

Kaj nenia espero vidiĝas pri finiĝo de tiu kvazaŭa inkubsonĝo, kiu tamen estas realaĵo nekredebla…

Kaj jen finfine disfamiĝas, ke la rusaj soldatoj ribelis, ke la Rasputina, putra carismo disfalis, ke la laboristoj kaj kamparanoj forpelis kaj silentigis la militprofitantojn, la militdaŭrigantojn.

La ribelemo de la kuraĝaj rusoj infektis la germanajn soldatojn, kiuj troviĝis ĉe la orienta fronto. Tiun ribeleman spiritostaton ĉi lastaj kunportas kun si tra tuta Germanio, kiam oni veturigas ilin al la okcidenta fronto.

Finfine Revolucia Ondo malvolviĝas. Forkuras Vilhelmo la II-a. Forfalas tronoj, imperioj. En Germanio, en Aŭstrio. Timegas la tuta eŭropa burĝaro. Militĉeso. La «Entente» lasas al la germanaj militestroj la armilojn necesajn por malhelpi plenan sukceson de la revolucia movado. Urĝas, urĝegas haltigi la ruĝan fantomon, kiu venas el oriento.

La gazetaro, la pastraro, kaj ĉiaspeca subaĉetitularo eksonigas la vorton: venko! La venkitoj pagos. Prosperos ĉio en la venkintaj landoj. Kaj la kredema popolo bonakceptas tiujn novajn mensogojn.

Haltas la revolucia ondo…

Tamen, tamen, ĉu ne estas hodiaŭ okulfrape, ke ne venkis la kanonoj, ke ne ĉesis la buĉado pro tiu pseŭdo-venko. Se ne ribelus unue la kuraĝaj rusaj soldatoj, la milito povus daŭri ankoraŭ unu eble du jarojn plu. Milionojn da viktimoj la patriotisma hidro estus plie farinta.

Antaŭ dek jaroj, la ribelo de la laboristoj kaj kamparanoj el la nuntempa Sovetio estis la unua ekbrilo en la mallumo, kiu daŭris jam de pli ol tri jaroj. Tial ĉiu laboristo, sen distingo pri partio aŭ tendenco, povas spirite partopreni la dekjaran jubileon, kiun prepariĝas festi niaj K-doj el Sovetio. Se tie ĉio ne estas kiel dezirinde, kulpas precipe ni; kulpas la okcidentaj laboristoj, kiuj ne kapablis imiti la heroan malobeemon de la rusaj soldatoj.

Ili montris al ni la vojon; ili kuraĝis rifuzi morti kaj mortigi por la carismo, por la kapitalismo, por la malbeninda kasto el militokazigantoj.

Tial, okaze de la dekjara datreveno de la unua, logika kaj laŭcela provo de liberiĝo flanke de la laborista klaso, ni salutu kaj honoru la «Oktobran Revolucion».

— pàgina 2 —

26 — SENNACIULO

UNU PAĜO DE LENIN

Okaze de la dekjara jubileo de la «Oktobra Revolucio» decas, ke ĉiu laboristo legu aŭ relegu kelkajn paĝojn de la gvidinto de tiu nemezurebla historia okazintaĵo. Tial ni represas la ĉi suban parton el «Ŝtato kaj Revolucio»¹) laŭ la traduko de K-do G. Demidjuk.

La unua fazo de komunisma socio

En «Kritiko kontraŭ Gotha programo», Marx refutas detale la Lassal’an ideon pri tio, ke dum la socialismo, laboristoj ricevas la «neĉirkaŭtranĉitan» aŭ «plenan produkton de sia laboro». Marx montras, ke el la tuta socia laboro de l’tuta socio necesas subtrahi la rezervan sumon, kaj ankaŭ la sumon por plivastiĝo de produktado, kaj ankaŭ rekompencaĵon por «eluzitaj» maŝinoj ktp., kaj poste el objektoj de konsumado la sumon por la administraj elspezoj, por lernejoj, malsanulejoj, maljunulejoj ktp.

Anstataŭ nebula, neklara, ĝenerala frazo de Lassal («plena produkto de laboro — al laboristo»), Marx donas sobran kalkulon pri tio, kiel nome la socialisma socio estos devigata mastrumadi. Marx aliras al la konkreta analizo pri vivkondiĉoj de tia socio, en kiu ne ekzistos kapitalismo, kaj diras:

«Ni havas tie ĉie antaŭ ni (ĉe la analizo de l’ programo de l’ laborista partio)» ne tian komunisman socion, kiu disvolviĝis sur sia propra bazo, sed tian, kiu ĵus eliras ĝuste el kapitalisma socio kaj kiu tiel en ĉiuj rilatoj, en la ekonomia, morala kaj mensa, portas ankoraŭ la postsignon de l’ malnova socio, el kies profundoj ĝi eliris.»

Jen tiun ĉi komunisman socion, kiu nur ĵus aperis en la mondon elprofundoj de l’ kapitalismo, kiu portas ĉiurilate la postsignojn de malnova socio, Marx do nomas «la unua» aŭ malsupera fazo de l’ komunisma socio.

La rimedoj de produktado jam eliris el privata posedado de apartaj personoj. La rimedoj de produktado apartenas al la tuta socio. Ĉiu membro de l’ socio, plenumante ioman parton de soci-necesa laboro, ricevas certigon de la socio, ke li jen tiun kvanton da laboro estas plenuminta. Kontraŭ ĉi certigo li ricevas el sociaj deponejoj de konsumaĵoj konforman kvanton da produktaĵoj. Post subtraho de tiu laborkvanto, kiu iras en la socian rezervaĵon, ĉiu laboristo, sekve, ricevas de la socio samtiom, kiom li estas doninta al ĝi.

Regas kvazaŭ ia «egaleco».

Sed kiam Lassal diras, konsiderante tiajn ĉi sociajn regulojn (kutime nomatajn socialismo, sed ĉe Marx havantaj la nomon de l’ unua fazo de komunismo), ke ĝi estas «la justa distribuo», ke ĝi estas «la egala rajto de ĉiu je egala produkto de laboro», do Lassal eraras kaj Marx klarigas lian eraron.

«La egalan rajton — diras Marx — ni tie ĉi efektive havas, sed ĝi estas ankoraŭ «burĝa rajto», kiu, kiel ankaŭ ĉiu rajto, supozas malegalecon.

Ĉiu rajto estas aplikado de samegala mezurilo al diferencaj homoj, kiuj en efektivo ne estas samegalaj, ne egalas unu al la alia, kaj tial «la egala rajto estas rompo de egaleco kaj ĝi estas maljusteco». Efektive, ĉiu ricevas, plenuminte egalan kun aliu parton de socia laboro, egalan parton de socia produktaĵo (post la montrita subtraho).

Kaj intercetere, apartaj homoj ne estas egalaj, iu estas pli forta, aliu malpliforta; iu estas edziĝinta, aliu ne, iu havas pli da infanoj, aliu malpli ktp.

«…Ĉe egala laboro — konkludas Marx — sekve ĉe egala partopreno en la socia konsumad-rezervaĵo unu ricevos en efektivo pli multe ol alia, estos pli riĉa ol alia ktp. Por eviti ĉion ĉi, la rajto anstataŭ esti egala, devus esti malegala.»

Justecon kaj egalecon, sekve, la unua fazo de l’ komunismo ne jam povas doni: la diferencoj en riĉeco restos, kaj la diferencoj maljustaj, sed estos neebla la ekspluatado de homo flanke de homo, ĉar ne estas eble konkiri la rimedojn de produktado, fabrikojn, maŝinojn, teron k. c. por privata posedado. Kritik-batante la etburĝe-malklaran frazon de Lassal pri «egaleco» kaj «justeco» ĝenerale, Marx montras la vojon de disvolviĝo de komunisma socio, kiu estas devigita komence neniigi nur tiun «maljustecon», ke la rimedoj de produktado estas ekposeditaj de apartaj personoj, kaj kiu ne estas kapabla tuje neniigi ankaŭ la pluan maljustecon, konsistantan el distribuado de konsum-produktoj «laŭ la laboro» (sed ne laŭ la bezonoj).

Vulgaraj ekonomiistoj, inter ili burĝaj profesoroj, inter ili «nia» Tugan(-Baranovski), konstante riproĉas socialistojn, kvazaŭ ili forgesas pri la malegaleco de homoj kaj «revas» neniigi ĉi malegalecon. Tia riproĉo, kiel ni vidas, pruvas nur la ekstreman malinteligenton de s-roj burĝaj profesoroj.

Marx ne nur plej preciz-maniere konsideras la senevitan malegalecon de homoj, sed li konsideras ankaŭ tion, ke la nura ankoraŭ transiro de produktadrimedoj en la komunan posedon de l’ tuta socio («socialismo» en la kutima vort-uzo) ne forigas la mankojn de distribuado kaj la malegalecon de l’ «burĝa rajto», kiu dauras regi, kiomgrade la produktoj estas dividataj «laŭ la laboro».

«…Sed ĉi mankoj — daŭrigas Marx — estas senevitaj dum la unua fazo de l’ komunisma socio, en tiu ĝia formo, kiel ĝi elaperas, post multaj turmentoj de akuŝo, el kapitalisma socio. La rajto neniam povas esti pli supera, ol la ekonomia ordo kaj la kondiĉata de ĝi kultura disvolviĝo de socio».

Tiamaniere, en la unua fazo de l’ komunisma socio (kiun ordinare oni nomas socialismo) «la burĝa rajto» estas nuligata ne plene, sed nur parte, t. e. nur rilate al la rimedoj de produktado. «La burĝa rajto» agnoskas ilin privata posedaĵo de apartaj personoj. Socialismo faras ilin komuna posedaĵo. Tiomgrade — kaj nur tiomgrade — «la burĝa rajto» defalas.

Sed ĝi restas tamen en la alia sia parto, ĝi restas kiel reguligilo (difinilo) por distribuado de produktoj kaj por distribuado de laboro inter membroj de la socio. «Kiu ne laboras, tiu ne devas manĝi» — tiu ĉi socialisma principo estas jam efektivigita; «por egala kvanto da laboro — egalan kvanton da produktaĵo» — ankaŭ tiu ĉi socialisma principo estas jam efektivigita. Tamen tio ne jam estas komunismo, kaj tio ne jam forigas «la burĝan rajton», kiu al malegalaj homoj kontraŭ malegala (la fakte malegala) kvanto da laboro donas egalan kvanton da produktaĵo.

Ĝi estas «manko» — diras Marx — sed ĝi estas senevita en la unua fazo de l’ komunismo, ĉar, ne falante en utopiismon, oni ne povas opinii, ke, renversinte la kapitalismon, la homoj tuj ellernos labori por la socio sen ajnaj normoj de rajto, kaj eĉ ekonomiajn premisojn por tia ŝanĝo la nuligo de kapitalismo ne donas tuje.

Kaj aliaj normoj, krom la «burĝa rajto», ne ekzistas. Kaj tiomgrade restas ankoraŭ la neceso pri la ŝtato, kiu, konservante la komunan posedrajton je rimedoj de produktado, gardus la egalecon de laboro kaj la egalecon en dividado de produktaĵo.

La ŝtato formortas, kiomgrade kapitalistoj jam ne ekzistas, klasoj jam ne ekzistas, tial ne estas eble subpremi kiun ajn klason.

Sed ŝtato ne jam estas formortinta plene, ĉar restas la gardado de «la burĝa rajto», konfirmanta la faktan malegalecon. Por la plena formortado de l’ ŝtato estas necesa la plena komunismo.

N. Lenin — 1917.

¹) Havebla kontraŭ 1 mk. g. ĉe la administrejo de «S-ulo».

[REKLAMO p.2] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio — 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27

[BILDO p.2 | 58,73,64,77] Nigra rondo (ornamo) apud la titolo de la reklamo.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 27

EL BLANKRUSIO

Ni forigas kamparanan analfabetecon!

Analfabeteco estas la plej granda malbonaĵo de nia vilaĝo. Ĝi ne donas al nia kamparanaro eblecon pli alproksimiĝi al la kulturo. Kaj, sendube, kiom grandan signifon havas la laboro por forigo de nelegoscio en nia vilaĝana kamparanaro!

Ni jam multe laboris por tiu afero. Miloj da laboristoj, kamparanoj kaj kamparaninoj jam likvidis sian nelegoscion, ili ekvidis la lumon de la scienco, la eblecojn de la kulturo.

Nun en nia tuta distrikto (de Bobrjusk) laboras 236 punktoj por likvido de nelegoscio, en kiuj lernas 5612 plenaĝaj personoj. Krom tio ĉiam laboras kelkdekoj da lernejoj por malmulte scipovantaj legi kaj skribi, kie same lernas centoj da gekamparanoj.

Kvankam tiuj punktoj eklaboris plejparte nur de la komenco de decembro, ili laboras akurate. La lernado estas kondukata en la gepatra lingvo por ĉiuj, t. e. por la plejmulto en blankrusa. Iom ne sufiĉas la kvanto da lernolibroj, nur 1 por 3—4 personoj, sed kompare al la pasintaj jaroj tio estas sufiĉe bona.

La elcento de vizitantoj de niaj supreditaj lernejoj kaj punktoj estas sufiĉe alta — en la vilaĝoj 70—80 %. Multe por tiu laboro helpas la societo «For analfabetecon!» Ĉi societo konsistas el ĉiuj niaj civitanoj, kiuj volas doni iom da mono kaj forto por forigi la malklerecon de nia loĝantaro. Nun ĉi tiu societo faras kalkulon, por ekvidi la rezultojn de sia laboro. Eble tiu kalkulo donos tre utilan materialon, por fari pli taŭgan programon por la estonta jaro.

Gravan nian atingaĵon ni opinias la partoprenon en ĉi laboro de la virinoj. Oni devas scii, ke nia virino estas tre malklera, kompare al nia viro. Sed nun ŝi per ĉiuj fortoj, kune kun la viro, likvidas sian malklerecon. Tion povas pruvi jenaj ciferoj: en la punktoj por likvido de nelegoscio lernas 2469 virinoj, en la lernejoj por malmulte sciantaj — 326. Kaj post ĉiu jaro tiuj ciferoj pli kaj pli kreskas.

Estas klare, ke ni troviĝas ankoraŭ tre malproksime de nia venko super malklereco. La nelegoscion ni ankoraŭ ne venkis. Da nelegosciuloj ni havas ankoraŭ tre multe kaj nelegoscio estas, kaj por plej proksimaj jaroj estos, nia plej malamata malamiko en la vilaĝoj. Sed kun la kresko de nia ebleco ĉi laboro estos ĉiam disvastigata kaj disvolvata.

Ni estas certaj, ke la analfabeteco ĉe ni estos venkita!

A. Magidov, kamparano en Bobrjusk (Blankrusio).

ATENTIGO

Oni jam ofte riproĉis, ke «S-ulo» enhavas tro da materialo pri Sovetio. Ĉefe niaj tieaj K-doj plendis pri tio… kaj abunde sendis materialon! Almenaŭ ni esperas, ke ĉi-foje ĉiu leganto bone komprenos la kialon de la nuna kvazaŭ Sovetia n-o.

RIĈAĴOJ EN TERINTERNAĴO DE SOVETIO

Por esplori la multnombrajn nekonatajn riĉaĵojn, kuŝantajn en terinternaĵo, estis fondita speciala geologia komitato. Laboro de ĉi komitato ĉiam kreskas kaj estas kunligita kun la postuloj de ekonomiaj institucioj. Dum 1926 sur la spacoj de tuta Sovetio laboris 263 esplor-geologiaj grupoj, dum 1927 la nombro da tiuj grupoj pligrandiĝis.

Jen estas kelkaj rezultoj de ilia laboro:

En Krivoj Rog (Ukrainio), en la nova spaco, je 470 metroj malsupre, estis renkontita granda tavolo de ferminaĵo. Oni traboris 12 metrojn da tiu tavolo, sed la lasta ankoraŭ ne estas finita. Dum la proksima tempo oni komencas tie traboradi la teron en aliaj lokoj, por ĝisfunde traesplori la spacojn de ferminaĵo. Laŭ konjektoj de scienculoj tiu tavolo de ferminaĵo devas etendiĝi malproksime norden.

Mintavoloj de mangano estas trovitaj en 2 lokoj — en Transbajkalio kaj Kazakstano, tiuj de kupro — en 19 lokoj, kaj de aliaj diversmetalaj minaĵoj — en 15 lokoj.

Dum 1925 estis komencitaj la laboroj por esplori la mintavolojn de kalio apud Solikamsk (regiono de Ural); ĝis nun laŭ la rezultoj de esploro la provizo de kalio tie estis difinitaj en 68 milionoj da tunoj. Sed en efektiveco tiu provizo estas pli granda, ĉar la terspaco, sub kiu kuŝas la minaĵoj de kalio, estas pli granda, ol la ĝis nun esplorita. Eble la tutan riĉaĵon de kalio oni povas pli-malpli ĝuste difini nur en la fino de la kuranta jaro.

En Jakuta aŭtonomia respubliko, ĉe la rivero Mamo, estis trovitaj minaĵtavoloj de glimo, kiu havas por Sovetia industrio tre gravan signifon. Same gravan signifon havas tavoloj de korundo, trovita en Kazakstano.

Grandan estontecon havas metalindustrio en Uralmontaro; sed ĝi bezonas la lokan por si karbon kaj Geologia komitato esperas ĝin trovi ankaŭ en Uralmontaro, en Kizel-regiono.

Same la esploroj en la Okcidenta parto de Doneca karbbaseno devas montri ke karbtavoloj en tiuj plej riĉaj partoj de Sovetio etendiĝas Okcidenten pli malproksime, ol oni ĝis nun konjektis.

Novaj provizoj de nafto estas trovitaj en duoninsulo Kerĉ kaj en Uzbekistan (Kota-Dola, Mez-Azio). Nunjare estos organizata granda ekspedicio en Saĥalinon, por tie daŭrigi la jam delonge komencitajn esplorojn de la naftprovizoj. Plej grave estas, ke en najbaraj al Saĥalino landoj tute mankas provizoj de la nafto.

Krom la esplorlaboroj Geologia komitato estas ankaŭ okupita pri la aranĝo de la granda geologia karto de Sovetio; jam estas pretaj 200 000 da kv. kilometroj. En 1927 por tiu celo oni supozas uzi aeroplanojn, kio jam donis bonajn rezultojn.

P. Kirjuŝin (Minsk).

La loĝantaro en Sovetio

Je la fino de la pasinta jaro en Sovetio okazis ĝenerala popolnombrado. Tia okazintaĵo por la sovetianoj estas tre malofta. Dum la carismo simila nombrado estis en 1897 jaro, kaj por la Tutsovetio ĝi okazis nur unuafoje. La rezultoj de tiu ĉi nombrado estas tre interesaj. En la nunaj ŝtatlimoj loĝis en:

1897 jaro . . 104,6 milionoj 1914 „ . . 136,3 „ 1926 „ . . 146,0 „

Precipe pligrandiĝis la urbloĝantaro, kiu en 1897 kalkulis nur 12,9 milionojn, kaj nun jam 25,8 milionojn. Klare estas, ke la urbkresko sekvis de la transfluado el la vilaĝoj al la industriaj centroj. Se en 1923 la nombro de urboj kun 50 000 loĝantoj kaj plie estis nur 65, nun la nombro de tiuj grandurboj jam atingas 85.

La seksproporcio por la urbanoj estas 100 : 107 kaj por la vilaĝanoj 100 : 108 kun la ĉiea supero de virinoj.

La meza kvanto de familianoj por unu urba familio en la eŭropa parto de Sovetio ŝanceliĝas inter 3,2—3,6 anoj en diversaj respublikoj. (6771.)

Isaakievski-Katedralo — Muzeo

La pompa katedralo en Leningrad ĉesis esti templo. Ĝi transformiĝis je muzeo. Estas finata kalkulakceptado kaj disdonado de la preĝejaj valoraĵoj. La riĉega pentrart- kaj interna ornamaĵaro estas konservotaj decmaniere.

Tutajn 46 jarojn sur «la ostaroj» de laboruloj estis konstruata tiu-ĉi miraklodiejo. Por ties kreo oni elspezis 23 milionojn da rubloj, elsuĉitaj el la almozuleca popolo. Dum multaj jaroj la ĉefdiakonoj per blekeganta voĉo proklamadis ĉi-tie anatemojn al Stenjka Razin, Pugaĉev kaj aliaj popolaj herooj. Dum multaj jaroj de la alteco de l’ katedrala ambono (katedro) fluadis ŝovinista, ekstermiga (ĉefe antisemida) prediko, plena je kalumnioj kaj malbonintencemo kontraŭ laborularon. Venis la fino al ĉio-ĉi. Kaj eĉ okazis tiel, ke la prioro de l’ katedralo, ekspreposto Ĉujev troviĝas nun en vicoj de la sendiularo kaj kune ĉe ni luktadas kontraŭ la unika apostol-eklezio.

El «Bezbojnik» (Sendiulo) esperantigis N. Fedotov (3766).

— pàgina 4 —

28 — SENNACIULO

LABORISTO SAVIĈEV EN KURACLOKO

(Letero de labkoro el Sovetio)

En la fabrikon, en sian laboristan rondon, alveturas laboristo Saviĉev.

Liaj okuloj ĝoje brilas. Jen kion, K-doj, mi al vi rakontos:

Por la unua fojo dum mia tuta vivo mi ekveturis en kuraclokon, en ripozdomon sur la bordo de Nigra Maro.

Mi ne veturis kien ajn, ne — mi veturis en Krimeon, en Alupka, tien, kien pli frue povis veturi nur generaloj kaj princoj.

Kaj kiel bela estas tie la vivo! Vi nur rigardu tiujn kastelojn, ĝardenojn kun la fontanoj, la maron. Kiom da vidaĵoj, kiom da bonaĵo!

Ĉio ĉi nun servas por la ĝojo kaj la sano de laboruloj, sed ne por ĝuo de sataj, nenion farantaj personaĉoj.

Mi estas laboristo, laboras kiel gardisto de la loĝejkooperacio «Ruĝa proleto». Oni min sendis en Krimeon por plisaniĝi iom. Mi pasigis en Alupka 22 tagojn kaj nun min sentas, kvazaŭ mi fariĝis tute alia homo. Mi havas nemezureble pli da fortoj.

Kun mi estis multaj laboristoj de ĉiuj flankoj de nia respubliko, estis tie ankaŭ kamparanoj. Ili rigardu, «estintaj mastroj», kiel vivas novaj mastroj — laboristoj kaj kamparanoj — en la marmoraj palacoj.

Mi pasigis tie nur 22 tagojn. Ili trapasis, kiel sonĝo.

Oni nin nutris bonege: per kokinaĵo, per iuj unuokulaj fiŝoj, per vino, fruktoj…

Ni kuŝiĝis post manĝo sub ombron de palmoj. Ni kuŝas tie, pasigante nian «mortan horon» kaj ekmemoras tiun tempon, kiam ĉio nin ĉirkaŭanta estis ne por ni.

Ni faris multajn ekskursojn. Ni vidis multon, kion neniam vidis ĝis tiam.

Kaj banado en maro… kiel ĝi estas bona.

Ni banis nin, kiel infanoj. Estis unufoje okazo, kiam la marondo ekkaptis du laboristojn-fandistojn kaj ilin ekportis en maron. Feliĉe — la boato estis proksima kaj oni savis ilin. Sed kiel grandaj la ondoj — kiel domo!

Multon ankoraŭ rakontis K-do Saviĉev, Jegor Semenoviĉ, kiu vizitis krimean ripozdomon. Kun la ĝojo de infano li rakontis pri siaj impresoj, ilustrante sian rakonton per fotografaĵoj de la maro, palacoj kaj ĝardenoj.

Adiĉ (Jegorjevsk, Moskva gubernio).

Miraklaj Infanoj

(Verkita speciale por «S-ulo»)

Multajn miraklajn rakontojn pri vilaĝo, pri batalo por nova vivo en la urbon kun si alportis vilaĝaj junpioniroj.

Post kiam ili iradis laŭ stratoj, rigardadis domojn, de la suno brilantajn elpendaĵojn, grandajn fenestrojn kun miraklaĵoj, — ili kolektiĝis en la salono kaj ripozis. Kaj ripozante, disĵetinte siajn membrojn, kiel plenaĝuloj, sur la apogseĝoj, malrapide (same kiel plenaĝuloj) ili al mi rakontadis, kaj estis dolĉe aŭskulti iliajn mirigajn historietojn…

Ili rakontis pri tio, ke al vilaĝo jam tedis malnova, malpura vivo, ke per ĉiuj siaj fortoj vilaĝo sopiras la novon; kaj antaŭe en ĉi sopiro estas infanoj. Kiel la floroj sin direktas al la suno, la infanoj sin direktas al novo.

La infanoj … mi rigardas ilin kaj renkontas ilian akrevidan rigardon, mi sentas ilian grandan soifon al la nova vivo. Mi en ili vidas antaŭbildon de nova homo, homo feliĉa kaj kontenta. Mi ebriiĝas de ilia rigardo, de iliaj rakontoj, kiel naturo estas ebriigata de la tro grandaj karesoj de la suno.

La infanoj…

Kiu ilin pelis ĉi tien en urbon, je tridek, je kvardek, kilometroj? Ili mem alvenis! Mem! Nudpiede . . . laŭ plenŝtona vojo…

Ili rakontadis pri tio, kiel malfacila

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo tria)

La mitografo*) J. G. Frazer ankaŭ asertas, ke «ĉe la prahistoriaj tempoj, regis en la moderna Eŭropo kaj en la okcidenta Azio rimarkinda unueco».

Kion mi celas per tia elmontro, ke sciencistoj ne ĉiam interkonsentas? Mi celas du aferojn: 1. ke ni, proletoj, ne ĉiam devas lasi nin influi per la diroj de profesoroj aŭ doktoroj, kiuj instruas «verojn», kies erarecon eble montros la morgaŭa stato de la scienco; 2. ke la SAT-anoj devas esti toleremaj inter si, ĉar niaj politikaj konvinkoj ankaŭ sin bazas sur hipotezoj, kiujn eble ruinigos la venonta sperto. Ni pli fidu al nia klasa instinkto (ne senpripense mi substrekas ĉi tiun vorton, kies profundan sencon mi konas) ol al la dialektiko de rezonemuloj.

Por respondi la demandon pri la unuaj homaj institucioj, la historiistoj uzas la komparan metodon. Kiam mankas dokumentoj por daŭrigi la studadon de la pli primitivaj epokoj, ili sin apogas sur la etnografion kaj serĉas ĉu ne ekzistas ĉe la nun ankoraŭ ekzistantaj «sovaĝaj» gentoj institucioj, kiuj povus liveri klarigojn pri la epokoj prahistoriaj.

Tiu metodo ne estas tute senmanka. Oni ja ne havas absolutan certecon, ĉu la evoluado de la homa speco okazis ĉie kaj ĉiam laŭ la sama maniero. Plie, ne estas pruvite, ke la nunekzistantaj «sovaĝuloj» estas primitivuloj. Ĉu ili konservis senŝanĝe siajn morojn kaj kutimojn? Ĉu ili ne estas degenerintoj, kiel estas konstatite ĉe la papuoj el Nov-Gvineo kaj ĉe la pigmeoj el Kongo?

Pro tiuj demandoj nun nerespondeblaj kelkaj scienculoj ne plu uzas la vorton «primitivulo», parolante pri la anoj de la t. n. sovaĝaj gentoj. Ili nomas ilin necivilizitoj. Sed tia esprimo supozigas, ke la homoj nun vivantaj sub la kapitalisma regsistemo estas civilizitaj.

La dek milionoj da buĉitoj, la sama kvanto da kripligitoj el la antaŭnelonge okazinta mondmilito protestas kontraŭ tia pretendo. Homoj, kiuj povas dum kelkaj jaroj senhalte sin interbuĉadi per plej kruelaj rimedoj, homoj, kiuj povas dum sia tuta vivo elspezi grandegan parton el sia energio por inventadi kaj fabrikadi mortigilojn, tiaj homoj ne povas pretendi esti civilizitaj. Cetere, ĉiu proleto, ĉiu mizerulo bone scias, ke la kapitalismo estas senanima, senkora, unuvorte tute barbara reĝimo, kiu neniel prezentas civilizitan staton. — Aliparte, kelkaj scienculoj, inter kiuj Ch. A. Ellwood, en sia verko Principoj de psiko-sociologio, opinias, ke ĉe la primitivaj gentoj la interhelpo estis la superreganta tendenco. «La milito kaj ĝiaj kruelaĵoj, li diris, la kanibaleco, la sklaveco estas en la socia evoluado fenomenoj relative malfruaj…»

Se ĝustas tiu hipotezo, ŝajnas do, ke la primitivuloj estis pli civilizitaj ol la nuntempuloj…

Kaj ĉu la malamo kaj mortigemo de homoj kontraŭ homojn okazis nur kiam ili grupiĝis por formi ian konscian socian unuon — ian patrion? Ŝajnas, ke jes, se oni konsentas kun la diroj de la filozofo Espinas en lia verko La animalaj (bestaj) societoj:

«La forto, laŭ kiu kreiĝas socia konscienco, kolektiva mi-o, estas rekte proporcia kun ĝia malamo kontraŭ la fremdularon.»

Tio bone klarigas, kiel estas ebla la «sankta unuiĝo» de ĉiuj klasoj, de ĉiuj partioj, kiam la «patrio estas en danĝero». Kaj la logika konsekvenco el tio estas, ke ju pli landano malamas fremdulojn, des pli bona patrioto li estas. Tiu malamo estas ja necesa kondiĉo, por ke restu forta kaj aktiva la kolektiva konscienco.

*) Priskribisto de mitoj.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 29

estas por ili la vojo al nova vivo. Estas ankoraŭ tre forta malklereco en vilaĝo, multaj ankoraŭ ne komprenas junpionirojn kaj nesciante piedpremas la semojn de la granda semaĵo. Ili ĉion toleras kaj iom-post-iom konstruas la novforman vivon, kiel fabelo miraklan.

Iu el junpioniroj sukcesis konvinkigi siajn gepatrojn lavi la manojn antaŭ manĝo. La alia devigis sian patrinon purigi la ĉambron nur per malsekigita balailo. En la regionoj Serednikovo kaj Dmitrovskij Pogost junpioniroj ricevis premiojn por terkulturaj produktaĵoj ĉe la ekspozicio. Kun la amo, kun infana insistemo ili elkreskigis grandegajn legomojn. Kaj ĉi venko de junpioniroj venkis kamparanojn. En regionoj Poĉinki kaj Krasnoje junpioniroj vintre vartis brutaron, observis ĝian regulan nutradon, plivarmigis brutkelojn, unuvorte — faris utilan aferon, entuziasmigante la gepatrojn kaj la tutan vilaĝon.

Ŝtonetoj … malgrandaj … nerimarkeblaj … ili estas firme metataj per infanaj manetoj kaj kreskas fundamento de nova firma konstruo.

En ĉiu lernejo estas junpioniroj. Ili persiste organizas infanan kolektivon. Per ĉiuj fortoj defendas unu la alian… Ĉu vi aŭdis la historion pri tio, kiamaniere junpioniroj-lernantoj sukcesis defendi sian K-dinon? La gepatroj prenis sian filinon el la lernejo kaj la tuta grupo de ŝiaj Gek-doj, sume 37 personoj, skribis al ŝia patro jenan leteron:

«Stepan Stepanoviĉ! Ni aŭdis, ke vi volas restigi vian filinon hejme, ĉar ŝi havas multe da jaroj kaj kvazaŭ ŝi nenion plu povas bonan fari en lernejo. Ĉio ĉi estas malvero! Ŝi lernis tre bone. Ni kompatas ŝin. Se ŝi ne lernos, ŝi la tutan vivon restos malklera, se ŝi lernos — ŝi estos instruita. Nun ĉiuj penas esti instruitaj. Lasu ŝin lerni, Stepan Stepanoviĉ!»

Kaj ektremis Stepan Stepanoviĉ de la infana letero kaj respondis al «geknabaj ambasadoroj»:

«Nu, mi lasas mian filinon lerni».

Tiamaniere sovetaj infanoj venkas la inertecon de siaj gepatroj.

Miraklajn infanojn ni havas, miraklaj estas iliaj rakontoj pri la batalo por nova vivo. Ili paŝas firme laŭ la vojo, kiun al ili montris Granda Avĉjo — Lenin… Ili paŝas… Ĉu vi aŭdas iliajn paŝojn?

Iv. Ĥmelnoj — Jegorevsk, Moskva gub.


Neniu alia semajna ĵurnalo esperantista havas tiom da abonantoj kiel «S-ulo»; neniu esperantista gazeto estas tiom legata. Pro tio ĝoju la tuta SAT-anaro — kaj daŭrigu la varbadon, por ke nia gazeto fariĝu ankaŭ la plej multe abonata el ĉ i u j esperantaj gazetoj.


[REKLAMO p.5] Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 100 pecoj 1.— mk. g. Administracio de SAT.


Tago el mia vivo

Mi estas simpla poŝtisto en la urbo Arĥangelsk, Nordrusio, kaj salajrata kiel meza oficisto.

Krom tio mi estas komencanta esperantisto, ĉar mi hazarde antaŭ sepmonatoj ekaŭdis pri esperanto kaj tiam mi senhezite komencis tre diligente studadi ĉi

[BILDO p.5 | 67,17,89,37] Portreto de viro kun ĉapelo, jako kaj kravato. Subskribo: K-do Erjuĥin (9682)

belan lingvon, kaj nun esperanto por mi estas plej amata plezuro kaj plej interesa laboro.

Antaŭe mi neniam skribis artikolojn por presigi en eksterlandaj gazetoj, kaj tiu ĉi «Tago» estas mia unua provo.

Mi estas 25-jara liberpensula fraŭlo; el familianoj mi havas nur fraton, fratinon, kaj patrinon, kiuj loĝas en la vilaĝo, kiu troviĝas je 75 km. de Arĥangelsk, kaj estas terkulturistoj.


Kvankam la kompara metodo aplikata de la historiistoj sin apogantaj sur la etnografio ne estas senmanka, kiel ni rimarkigis pli supre, ĝi almenaŭ ebligas kompreni pli bone la evoluadon de la ĝis nun konataj kaj malaperintaj civilizacioj. Ĝi ebligas fundamentigi hipotezojn, kiuj povas kontentigi la prudenton. Antaŭ dudek jaroj, ekzemple, la egipta monarkio estis por la historiistoj vera enigmo, kiun solvi ili ne povis.

Ĉu do, kiel Minervo en la fabelo, ĝi eliris tute armita el la cerbo de Jupitero? La egipta monarkio ja sin prezentis, 2800 jaroj antaŭ Kristo, kiel plenkreskinta organismo. Sed post elfosaĵoj faritaj en Petrio kaj Amelineaŭ, estis eble studi pli malnovan civilizacion de la neolita epoko (plej nova tempo en la ŝtonepoko) kaj oni konstatis, ke antaŭ ol esti unuiĝinta sub la estreco de reĝo, Egiptio entenis kelkajn popolojn, kiuj havis, ĉiu aparte, siajn estrojn kaj diojn, kaj kiel rekonigilon figurojn de bestoj (falko, hundo, lupo, skorpio ktp.) aŭ de vegetaĵoj (kano, palmo, sikomoro ktp.). Tia konstato igis fakulojn hipotezi, ke tiuj rekonigiloj estas totemoj kaj sekve tiuj homaj grupiĝoj estis totemaj klanoj.

Tiu hipotezo ebligas klarigi la prahistorian epokon de malaperintaj civilizacioj per la nun ankoraŭ ekzistantaj «primitivaj popoloj».

Ni do esploretu la toteman organizformon por vidi kiel, post longa evoluado, la unuaj homaj grupiĝoj povis aliiĝi en unuecan, centralizitan aŭtokration, kies estreca principo tamen sin bazis sur la primitiva totemo.

De la klanoj al la Imperioj

Mi donas al tiu ĉapitro titolon, kiu apartenas al 430-paĝa verko⁷) de la sociologo A. Moret, profesoro ĉe la Pariza Universitato, kaj de la historiisto G. Davy, dekano ĉe la Dijona Universitato. Mi provos kiel eble plej koncize resumi la faktoriĉan enhavon de tiu libro por vidigi pli klare la longegan historian ĉenon, kiu ligas la hodiaŭan patriotismon al la prahistoria mistika kredo je totemo.

Laŭ tiuj aŭtoroj la klanoj estas la plej elementaj organizformoj ĝis nun konataj. Ili ne estas laŭteritoriaj grupiĝoj. La klanoj estis unue nomadaj. Grandega nombro da duonpruvoj montras, ke la religio antaŭ la geografio decidis pri la maniero laŭ kiu la homoj grupiĝos. La primitiva konstitucia juro estas el mistika naturo. La klananoj sin sentas kunigitaj per la kredo, ke ili ĉiuj havas saman totemon.

La sociologo Durkheim, kiun citas la aŭtoroj, difinas jene la klanon: «La klano estas grupo el individuoj, kiuj konsideras sin parencoj, sed rekonas tiun parencecon ekskluzive per tiu signo tre speciala, ke ili portas saman totemon. La totemo mem estas viva aŭ malviva estaĵo, ĝenerale besto aŭ planto el kiu la grupo estas supozata deveni kaj kiu servas al ĝi kiel insigno kaj kolektiva nomo. Se la totemo estas lupo, ĉiuj anoj de la klano kredas, ke ilia prapatro estis lupo kaj sekve ke ili havas en si ion lupan.»

La klananoj opinias, ke ili estas parencoj, ne laŭ la sango, sed rezulte de mistika komuniiĝo de ĉiuj kun unu totemo. Individua estreco ne ekzistas. La klano estas komuneca kaj egaleca societo, kies anoj estas ĉiuj samrangaj. Sed tiu senestreca grupiĝo havas tamen severajn regulojn, kiujn ĉiuj obeas. Inter tiuj reguloj estas la devo partopreni la kulton al la totemo, la malpermeso edziĝi inter samklananoj, la malpermeso manĝi la beston, kiu estas la totemo de la klano ktp.

La totemo ne estas ia praulo; ĝi estas areca kaj nedividebla principo, la liga, nepre efika, forto, la disa animo de la klano. La totemo estas reprezentata per objektoj, kiujn la klananoj konsideras sanktaj kaj por kiuj ili havas kulton.

(Pluo sekvos) E. Lanty.

⁷) Biblioteko de Historia Sintezo.

— pàgina 6 —

30 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

DISKUTEJO

VOLONTULOJ — TRADUKISTOJ!

(Ankoraŭ unu agad-metodo)

La tasko de nia movado konstante pligraviĝas, la laboro fariĝas ĉiam pli malfacila, ĉiam pli respondeca. Tial la publikigo de artikoletoj pri faritaj provoj, pri spertoj, pri novaj agad-metodoj fariĝas nun tre valora. Kiom da tempo, da fortoj k. monrimedoj povas ŝpari ĉiu el ni, eluzante la jam kontrolitan kaj elpruvitan sperton de iuj aliaj K-doj!

En nia gazeto ĝis nun aperis lastatempe nur unu artikolo pri labor-metodoj: artikolo pri alsendo de salutoj al lab. organizoj. Ni deziras daŭrigi: hodiaŭ ni intencas tuŝi ankoraŭ pli seriozan temon: pri volontuloj-tradukistoj!

Ĉu estus serioza sukceso, se kun ĉiu grava internacia aŭ tutlanda prolet-organizo oni eblus interrilati esperant-lingve?

Ĉiu el vi sendube respondos «Ho, tio estus rimarkinda sukceso, konsiderinda venko de esp-o!» Ja efektive la utilo estus grandega: Ĉiumomente oni povus ricevi la necesajn informojn. Enketado fariĝus treege facila. Grandskala interkorespondado kun la grupoj, unuigitaj ĉe tiuj asocioj, ebliĝus. Nia esperanto-servado fariĝus multflankeca, pli certa, pli profunda.

Ĝis nun niaj SAT-K-doj ĉiam devis mem ĉion ellabori, ĉion ekscii, ĉiam propraforte kompili, enketi ktp…. La tasko estis tro malfacila. Sed imagu al vi, ke la prolet-organizoj ekkorespondas esp-e! Nu, la «bildo tute aliiĝas». Jen ekzemplo: Ĝis nun estis faritaj provoj starigi peresperantan Liberpensan Inform-Servon. La provoj ne sukcesis!

Sed jen aperus ĉe la centrejo de ĉiu proleta liberpensa land-asocio almenaŭ po unu esperanto-scianta K-do; Inform-Servo facile realiĝus. Sufiĉus, ke la esp-isto ricevadu ĉiumonate aŭ dusemajne mallongan raporton pri la enlandaj novaĵoj el sia centrejo, sendu ĝin al la internacia inform-servejo, kaj la servo jam ekfunkcius… La afero mirige plisimpliĝus. Ja, ĉe la nova situacio, simple sufiĉus traduki… kaj jam ĉio estas farita…

* * *

Estas ne tro valore, se ĉe kelkaj organizoj aperos «volontuloj-tradukistoj», sed jen imagu al vi ion pli grandecan:

Ĉiuj aktivuloj, loĝantoj en grand-urboj, venos al centrejoj de sindikatoj, partioj, lab. redakcioj, klerig-asocioj, sport-ligoj, liberpensaj asocioj, RFB, IRH, ILH, lab. junularoj, ktp. ktp.¹), kaj proponos traduki la leterojn, eventuale ricevotajn en esp-o… En multaj kazoj, oni ridetos: ridete estos akceptita la propono, ironie oni estos adiaŭante la proponinton, sed estu certaj, ke tre malmultaj organizoj rifuzos tian modestan proponon…

Kaj jen tio simple fariĝis: la «volontulo-tradukisto» sciigis sian adreson al la «centrejo», iam malofte li devos veni por plenumi sian taskon, sed… en la proletaj medioj ekestis miraklo: en ĉiuj organizoj esp-o estis ekkomprenata, ĉiuj oficialaj rilatoj de la lab. organizoj fariĝas plenumeblaj per esp-o… Kvazaŭ la organizoj estas mem «esperantistaj»…

¹) Kompreneble, nur al tiuj organizoj, kie ili estas almenaŭ iomete konataj kaj do povas atendi fidon rilate al si.

Ĉu ne miriga projekto: kun malmulte da homfortoj plenumi tiom multsignifan laboron? Ĉu tio ne ŝajnas utopia?…

Kelkaj pluaj horoj da laboro por ĉiu aktivulo sufiĉos por kaŭzi novan, brilegan triumfon de esp-o, por fari esperanton la vera korespondilo de l’ landasocioj proletaj!?

Ĉiu pripensu mem kaj li konsentos, ke tio ne devas esti utopia nun, 40 jarojn post la apero de esperanto…

Ne estas malfacila tasko fariĝi «volontulo», tio postulas nur agemon! Kaj sen tiu agemo, la oficistaro de l’ lab. organizoj neniam povos konvinkiĝi pri la valoro de esp-o! Gravaj organizoj skeptike rilatas al esp-o, ĉar ili neniam vidis pruvojn de ties utilo…

Ni komencu pruvadi! Ni rompu la glacion de l’ skeptikeco! Havi nur kelkajn centojn da «volontuloj-tradukistoj«, tio signifas havi pli ol kelkajn milojn da novaj anoj! Tio signifas dekobligi, centobligi la popularecon, la konatecon; la internan kaj moralan forton de nia asocio… Tio signifas triumfigi esp-on ĉe IRH, ILH, ĉe la «Amsterdama» Internacio, ĉe ĉiuj «ruĝulaj» organizoj¹)…

* * *

La propono estas ekskizita… Kiuj forĝistoj sin anoncos por plue ruĝigi la verdan stelon? Ĉu la Jarlibro 1928 enhavos multe da adresoj de gravaj internaciaj kaj landaj proletaj asocioj, uzantaj esperanton?…

¹) Ni ne celas substitui esp-ajn tradukistojn al tradukistoj nacilingvaj. Male, la agado de niaj «volontuloj» devos pruvi al la prolet-organizoj, ke ili multe profitos, postulante de sia gvidantaro, oficistaro kaj aktivularo, la scion de la lingvo tutmonda.


Alia mia frato, rusa soldato, mortis en Francio en 1918 j.

Mi laboras en kancelario de loka Poŝtejo, kaj mia viva vojo de la tago proksimume similas al tuta mia vivo.

Mi ellitiĝas antaŭ la 7-a aŭ 7½-a h., rapide vestas min, la samovaro de loĝejmastrino estas preta kaj mi trinkas unu-du glasojn da teo kaj manĝetas.

Poste, dek minutojn okupas la marŝo ĝis la oficejo.

La laboro komenciĝas je la 8½-a h.; dum ĝi mi multe skribas, kalkulas kaj tiel plu. Je la 12-a h. estas interrompo por trinki teon kun buterpanoj, ovoj, ktp. kiujn alportas vendistino. Dum la interrompo mi tralegas lokan ĵurnalon «La Ondo» pri novaĵoj en la lando kaj en eksterlando, precipe min interesas la lukto de tutmonda Proletaro.

Je la 15½-a h. finiĝas la laboro en la oficejo kaj mi marŝas en socimanĝejon, kie oni sufiĉe bone nutras sin por malgranda pago (certe sen muziko kaj vinoj). La laborista socinutrado en Sovetio estas tre disvastigita.

Poste, se estas bona vetero (somere), mi marŝas al larĝa rivero «La Nord-Dvino» por banadi min kaj korpsunbruliĝi. Mi, nordano, bone scias, ke nia somero estas mallonga kaj sekve estas necese utiligi ĉiun varman tagon. Se la vetero ne estas bona (pluvo, malvarmo) mi iras hejmen, kie mi ripozas, t. e. tralegas ricevitajn poŝtaĵojn, precipe mi tre senpacience atendas «Sennaciulon» kaj respondojn de miaj korespondantoj. Sur la paĝoj de la suprecitita loka ĵurnalo multfoje estis presitaj miaj tradukaĵoj el «S-ulo».

Proksimume je la 20-a h. mi trinkas teon kaj poste iras promeni en la urbĝardenon, aŭskulti muzikon, viziti teatron aŭ ruĝanguleton de nia profesia unuiĝo, kie mi legas enlandajn presaĵojn, ludas ŝakon, damojn, kaj aŭskultas raditransdonadon el Moskvo kaj el eksterlando. Ĉiumerkrede mi aŭskultas esperantradiajn informojn el Moskvo.

Somere estas nenia laboro en diversaj rondetoj, en ruĝanguleto, ĉar ni, Nordanoj, flegas la fortojn eluzitajn dum la vintra intensa laboro por la estonto. Venontan vintron mi estos gvidanto de esperanta rondeto inter poŝtistaro.

Plej ofte je la 24-a h. post vespermanĝo mi enlitiĝas.

Dimanĉe mi veturas al la familianoj en vilaĝon per vaporŝipo, aŭ min vizitas lokaj esp. K-doj kaj ni laŭte kaj bele kantadas esperantajn kantojn kun akompanado per muzikiloj (gitaro, balalajko, mandolino) kaj per ĉi tio interesigas preterpasantojn.

Tiel pasas mia tago, kaj tiel pasas mia tuta vivo. Erjuĥin Aleksandro (9682).

Kapitalismo naskas socialismon

Laŭ la marksisma komprenmaniero, la socialismo falas kiel matura frukto de la kapitalisma arbo finkreskinta. La socio, diris Marks, starigas antaŭ si nur realigeblajn celojn, por kiuj la historia evoluo preparis la materiajn kondiĉojn necesajn. Teknike, la kapitalismo malvolvas la meĥanikan ilaron kaj eksterordinare pligrandigas la produktadon de riĉaĵoj. Je homa vidpunkto, la kapitalismo formas, arigas kaj edukas novan klason — la Proletaron — kiun ĝi metas en klaran kaj precizan situacion: la koncentrigo de grandegaj riĉaĵoj en la manojn de grandkapitalistoj kaj grandindustriistoj, riĉaĵoj produktitaj de la Laboristaro, sed ne por ĝi. La kapitalista koncentrigo estigas la proletaran koncentrigon. La kapitalismo starigas klason kontraŭ klaso, plimulton kontraŭ malplimulto, fortojn de produktado kontraŭ la privilegioj de posedado. Tiam la kolizio¹) fariĝas fatala, same kiel la venko de la fortoj de produktado super la privilegioj de superregado kaj de ekspluatado. Karlo Rapopor.

¹) Neoficiala, sed troviĝanta en la Vortaro de Kabe. Red.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 31

OFICIALA KOMUNIKO post la VII-a kongreso

Laŭ la decidoj de la Lyona kongreso, kelkaj demandoj estas submetotaj al la ekzameno de la tuta membraro, jen: la proponoj 2 kaj 5 (vidi ties tekston en «S-ulo» n-o 147) pri ŝanĝo de la titoloj «Sennacieca Konsilantaro» kaj «Ekzekutiva Komitato», — kaj la propono 17 («S-ulo» n-o 150) «… ĉiu konsilanto kaj vickonsilanto estas elektata de la tuta membraro…»

Krome restas ankaŭ balototaj la proponoj akceptitaj ĉe la Leningrada kongreso (vidi klarigojn en «S-ulo» n-o 123/124).

Se ni okazigus ĝeneralan voĉdonon speciale pri tiuj demandoj, ni elspezus proksimume 300,— mk. g. (ĉar ja tre alta estas la nuna afranko).

Sed ĉu vere tiuj demandoj postulas urĝan, tujan solvon?… Tion oni ne povas pretendi. Kelkmonata prokrasto estos sendanĝera por nia afero.

Do por ŝpari monon kaj penon (afrankon, adresilojn, pakigadon ktp.) ni sendos la voĉdonilojn kune kun la Jarlibro, kiu aperos en marto 1928, 3 monatojn pli frue ol kutime.

Ekzekutiva Komitato.

*

Direktu ĝuste viajn plendojn

De post la 1. januaro 1928, ni ricevis proks. 500 fr. fr. (precipe el Sovetio) por abonoj al Internacia Radio-Revuo aŭ por aniĝoj al Int. Radio-Asocio; tiun sumon ni ĝiris akurate al la eldonanto: s-ro Chiron, 40, rue de Seine, Paris V. — Multaj K-doj, kiuj abonis pere de ni, plendas pro nericevo de la Revuo ktp…, ni devas rimarkigi, ke en tio ni havas nenioman respondecon; nia rolo estis transsendi la monon, nenio pli. Oni do adresu la plendojn al la eldonanto mem.

Adm.

*

IMITINDA EKZEMPLO!

Antaŭ nelonge SAT eldonis, laŭ multflanka deziro siajn unuajn art-poŝtkartojn. Pri la arta valoro de tiuj poŝtkartoj kaj pri la interna senco ni ne bezonas diskuti, ĉar la kartoj parolas per si mem. Sendube niaj artaj poŝtkartoj trovis bonakcepton inter la membraro kaj ne nur inter la membraro, sed ankaŭ inter neesperantistaj proletoj. Jen la pruvo: K-do K. Schulze, Leipzig (4822) vendis pli ol 50 seriojn.

Kiel li faris tion? Tute simple! Li eluzis la situacion kaj ĉe kunvenoj kaj manifestacioj li vendis ilin. Per tiu procedo li ne nur helpas finance al la Asocio, sed li ankaŭ konigas nian Asocion kaj esperanton inter la proletoj. K-doj, faru la samon kaj vi helpos per tio al via SAT finance kaj morale!

Adm.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Germanio. — En Regensburg la Lab. Esp. Grupo aranĝis ekspozicion k. varbsemajnon. Preskaŭ 700 p. vizitis ĝin. Du kursoj komenciĝis kun 50 p.; instruas superinspektoro Miĥael Sperl. — Latvio. La 21. sept. en Riga en la ejo de Soc.-dem. Partio paroladis K-do A. Krastin pri «esp-o kaj la Laboristaro», varme aplaŭdita de la 50 ĉeestantoj. Fondiĝis grupeto. La 4. okt. la sama K-do faris sian enkondukan lekcion pri esp-o en Popola Altlernejo. La tria lekcio pri la sama temo okazis la 7. okt. en la societejo de progresema studentaro «Zemgalija». — En Daugavpils fondiĝis filio de Latvia Lab. Esp. Societo, prezidata de A. Znoten. — Polio. Lastatempe la lab. esp.-movado en Varsovio renaskiĝis k. reorganiziĝis. K-do Zawada presigis artikolojn pri esp-o en organoj de Pola Soc. Partio «Pobudka» k. de Asocio de Libera Penso «Zycie Wolne» — tiu ĉi gazeto enpresis ankaŭ la esp-an tradukon de sia enhavo. Krome, en ĉefa ĉiutaga oficiala organo de Pola Soc. Partio «Robotnik» aperas ĉiulunde unukolona esp-a angulo. La 4. sept. okazis solena lab. kunveno pri socialismo, klerigado k. esp-o, kiun ĉeestis reprezentantoj de kelkaj prof- k. kultur-asocioj. La 20. sept. okazis ĝenerala reorganiza kunveno de l’ societo. En la novelektita estraro estas prez. Jan Zawada k. sekr. Jos. Litauer. Estas aprobitaj la projektoj de ŝanĝoj en la regularo, laŭ kiuj la societo «Laboro» agadas nur inter Laboristaro k. laboranta Intelektularo, k. ĝiaj membroj povas esti nur personoj solidariĝantaj kun klasbatala movado de l’ Proletaro. La sekretariejo troviĝas en: Nowgrodzka 21, ĉe Zwiazek Pracowników Spoldzielczych — Asocio de Kooperativ-Oficistoj. Enskribiĝis jam kelkdekoj da membroj. — Svisio. Fine de septembro la LEA-grupo en Basel malfermis kurson por komencantoj, regule vizitata de 11 gelern. Unuafoje oni postulis de ĉiu lernanto honorarion da 7 sv. fr. kaj konstatis, ke la sukceso ne estis pli malgranda pro tio ol alifoje. Plie oni rikoltis sumon por kiu oni povos entrepreni alian necesan laboron — plivastigo de gazetservo.

Ĉe la laboruloj.

Novaj sukcesoj de esperanto

Kvankam tiaspecaj deziresprimoj voĉdonitaj de kongresoj plej ofte restas nur senvivaj surpaperaĵoj, ni tamen publikigas la ĉi suban, kiun alprenis la kongreso de «Confédération Générale du Travail Unitaire» (Generala Unueccela Konfederacio de l’ Laboro), lastatempe okazinta en Bordeaux (Bordô). Tiu landorganizo arigas pli ol duonmilionon da laboristoj. Ni esperu, ke la por-esperanto agitantaj K-doj scipovos atingi, ke tiu deziresprimo havu praktikajn sekvojn, t. e. ke la sindikatoj organizos kursojn, aŭ almenaŭ subtenos mone kaj morale la por-esperantan propagandon. — E. L.

«La esperantistoj revoluciuloj partoprenantaj en la laboroj de la kongreso en Bordeaux;

Rememorigante antaŭ ĉio, ke esperanto, universala lingvo tre facile lernebla, estas jam vaste konata, dank’ al internaciaj laboristaj kongresoj en Kassel, Frankfurt, Wien (1925), Leningrad (1926), Lyon (1927);

Rememorigante krom tio, ke la ellerno de tiu lingvo estas rekomendita de la kongreso de CGT en 1920 kaj ke sole, ĝis nun, la Sovetia Registaro partoprenas aktive en ĝia disvastigo;

Petas ke krom la tasko de agitado por tuja plibonigo de la vivkondiĉoj, la CGTU rekomendu ĉe la laboristaj amasoj la ellernon de esperanto, kiu rompante la limon de la naciaj lingvoj, unuigos kaj helpos la internacian revolucion.»

Ĉe la blinduloj.

Kiel niaj legantoj verŝajne jam scias, la VI-a Internacia Blindula Kongreso okazis en Dancigo dum la XIX-a Universala Esp. Kongreso. Ĉeestis ĉirkaŭ 60 blinduloj.

La Redakcio de «Sveda Laborista Esperantisto» dissendis alvokon pri la blinda samideano Harald Thilander en Stocksund, kiu la 25. 10. 27 festis sian 50-an naskiĝ-datrevenon. Tiu ĉi esperantisto oferis tagojn kaj noktojn por plenumi sian taskon — disvastigi lumon inter blinduloj de la tuta mondo. Estante mem blinda, surda, kripla, kun malfortika korpo, li venkis ĉion kaj depost 20 jaroj dediĉis grandan parton de sia tempo al esp-o inter la blinduloj.

Nian bondeziron pri longa vivo kaj sukceso de lia esp. entrepreno por la bono de malfeliĉuloj! Red.

*

NIA POŜTO

7714. Bulgara SAT-ano 1130, Ni-el-mal-libero, 8358, 343, 1162, 8521, 5432, 6917, 2828, Olga C., 3782, 7840, 7382, 6771, 960. — Viaj «Tago el mia vivo» estas ricevitaj k. aperos sinsekve.

1305. — Vian artikolon ni certe uzos.

J. A. — La financa stato, lastatempe plimalbonigita ankaŭ per la afrankplialtiĝo, ne permesas al ni enmeti multajn fotojn. Vi k. ni, kiel ĉiuj ceteraj K-doj, tre ŝatas vidi nian «S-ulon» multilustrita. Do, helpu efektivigi tiun opan deziron, varbante abonantojn. Red.

*

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

L’Effort, Lyon, 1. 10. 27: Petrolmilito.

Enhavis priesperantajn artikolojn aŭ notojn:

The Daily Herald, London, 7. 10. 27. — Le Montbrisonnais, Montbrison, 8. 10. 27. — Le Progrès, Lyon, 3. 10. 27. — Lyon Républicain, Lyon, 3. 10. 27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 7. k. 8. 10. 27.

Enmetis enesperantajn artikolojn:

The Labour Woman, London, okt. 27.


Korekto. — En n-o 158, pĝ. 13, kol. III sub Privat-aj aferoj, linio 5, legu Estus. — Pĝ. 14, kol. III, sub Nia poŝto, metu Red. post la 11-a linio. Red.

★ DIVERSAĴOJ ★

KLARIGO pri la Ĥarkova disaŭdigo

Eble multaj K-doj, sin pretigintaj aŭskulti la promesitan disaŭdigon de la 2. 10. 27, tute disreviĝis, ĉar ili aŭdis nenion. Kun granda malĝojo la subskribinto devas konfesi, ke kaŭzo de tiu fiasko estis lia nepardoninda eraro: en la anonco mi indikis la Ĥarkovan tempon, kaj signis ĝin kiel MET.

Fakte la disaŭdigo okazis siatempe kaj plene laŭ promesita programo; sed nur sovetiaj K-doj povis ĝin ĝui.

La malagrabla sento, kun kiu mi faras ĉi klarigon, garantias al K-daro, ke la sekvontan disaŭdigon esperantan, la 20. novembro, kiu ajn eraro malestos. 5221 (Ĥarkov).

— pàgina 8 —

32 SENNACIULO

Kolonio el SAT-anoj

Ĉiutage diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj informas nin pri persekutadoj, turmentoj kaj arestoj de aktivaj liberecemuloj. Ĉu ni SAT-anoj povas per io helpi? Ĉu sufiĉas por SAT-ano mondonaci aŭ eĉ memoferi? Senhezite ni devas nei tiun demandon. Ni ne povas konsenti, ke aktivaj SAT-anoj pro malbonaj cirkonstancoj fariĝu almozuloj. Ni devas agi por helpi.

En USSR ankoraŭ estas grandaj terspacoj kulturotaj. Inter la SAT-anaro nepre troviĝos agemaj entuziasmuloj, nenion perdontaj per ilia forlaso de la «amata patrio» kaj konsentaj fondi SAT-kolonion. La taskoj de tia kolonio estas klaraj: prezenti preparitan rifuĝejon al persekutataj K-doj, kie ili povos libere apliki sian laboron kaj scion.

Ĉiujn informojn kaj detalojn la interesuloj povas ricevi de mi. Al mi adresu ankaŭ ĉiujn proponojn rilate tiun problemon.

USSR, Kazakstan, Turtkul, A. Jadlovker.

AL KAMARADOJ KOOPERATIVISTOJ!

Mi sciigas ĉiujn miajn korespondantojn, ke post longa senlaboreco, post enprovinca laboro en tre malbonaj cirkonstancoj, post grava malsano — mi translokiĝis al Varsovio, havas konstantan okupon kaj deziras renovigi la korespondadon samkiel ekvivigi la Kooperativan Sekcion de SAT. — Ĉiuj interesatoj notu do kaj turnu sin de nun je la nova adreso: Jan Zawada, Warszawa, ul. Grazyny 13. (SAT 910 — antaŭe Przysucha kaj Lublin).

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

K-do Felix Schweighardt, Getreidegasse, 17, Salzburg, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

K-do Johann Breit, Franz-Josef-Kai, 41, Salzburg, dez. interŝ. fotaĵojn kun foto-amatoroj de ĉ. l. pri naturscienco teĥniko k. arto.

— Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis la konkurson per PI, aranĝita de la Innsbrucka grupo. Laŭ decido pri la plej belaj PI ni donis premiojn al K-dino Ita Louzon (5064) k. al K-do Ŝuvajev (7652).

Belgio.

K-do A. Houben, Kemmelbergstr. 3, Berchem-Antwerpen, dez. interŝ. PM, PI, bfl.

Bulgario.

K-do Atanas Lakov, Sadovec-Lukovitsko, dez. daŭran koresp-adon kun juna franca komunistino, prefere instruistino.

K-do Ivan Ĥanĝiev, Karnobat, dez. koresp. kĉl. L, PI. Resp. garantiata.

Ĉeĥoslovakio.

K-do K. Vanous, Luzè, dez. interŝ. PM, precipe kun Sovetio.

Estonio.

K-do Mihail Aus, Kihelkonna, Saaremaa (insulo Oesel), Lüva p. k., dez. koresp. kĉl.,

Finnlando.

K-do R. Kinaŭer, Sandàgatan, 15, Wasa, dez. koresp. kĉl. PI.

Germanio.

K-do Walter Nöbel, Jungferngasse, 28, Altenburg i. Th., dez. koresp. kun masonistoj k. sportuloj de ĉ. l. Certe resp.

K-do Martin Häslich, Goethestr. 5-a, I., Riesa a. Elbe, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-do Georg Zschiesche, Dimpfelstr. 45, Leipzig-N. 24, dez. koresp. kĉl., prefere kun libropresistoj, gimnastuloj k. liberpensuloj.

Hispanio.

K-do J. Miro, str. Colon, 22, Palma de Mallorca, interŝ. PM k. ĉ. l., kiel ankaŭ PI, bfl. de nia belega insulo.

Hungario.

K-do Emeriko Baranyai, Horty Miklos ut. 56, Budapest, II., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

Japanio.

K-do Mutoh Kenji, Kamuro-ĉo, 4, Gifu-si, dez. koresp. kĉl., interŝ. L, PI, esp-aĵojn. L, PK, PI.

Sovetio.

K-do Paŭlo Andrejev, poŝta kontoro, Groznij, N.-Kaŭkazo, dez. koresp. pri naftprodukado, laborkondiĉoj k. ĉiutaga vivo de laboristoj.

K-do A. Klimov (ĵurnalisto), Len. str. 25, Mariinsk, Tomsk. okr. (Siberio) dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, precipe kun ekstereŭropanoj.

K-do Georgo Ŝustickij, Umilicia, Velij, Pskov. gub. dez. interŝ. L, PK, PI, ilustr. ĵurn. ktp. kĉl.

K-do N. Babanin, Gos. Metal. Zavod, Kostilni Ceĥ, Krematorskaja, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI. Resp. garantiata.

— Regiona K-to de Jun-Komunista Unio organizis esp. rondetojn k. dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., L, PK, gaz., pri vivo, laborbatalo de junularo, sport-movado ktp. Resp. garant. Adr.: K-do O. I. Jurĉenko, RK VLKSMU, s. Sennoe, Hark. okr.

K-do B. Ŝĉegolev, ul. Oktjabrsk Revolucii, Ufa, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI.

K-do Nikolao Skrynĉenko (studento), Pl. Dety, 2-a, Voronej, dez. koresp. kĉl.

K-do N. Agafonov, (muldisto) Luninskaja, 25, Petrovsk-Zabajkalskij, D. V. O., dez. koresp. kĉl.

K-do I. Sklemenov, Luniskaja, 19, Petrovsk-Zabajkalskij, D. V. O., dez. koresp. kĉl., krom Germanio.

— Esperanto-ĉelo ĉe klubo de poŝt-telegraf. «Podbeljkij«, str. Gercena, 61, Leningrad, koresp. kolektive k. individue pri ĉ. temoj kĉl. L, PI. Skribu multnombre! Resp. certa.

K-dino Ida Lisiĉnik, Sebastopolo petas K-don Iw. Hughmanic komuniki sian adreson.

K-dino Sonja Soroka (junkom-ino), Rejterska-str. 35, 5, Kiev, dez. koresp. kĉl.

K-do A. Jofe, Mejigorska, 39, 2, Kiev, dez. koresp. pri div. temoj, L, PI, kĉl., resp. garantiata.

— «Zavkom Metallistov«, Andrejevska-str. 9, Kiev, Junkom. ĉelo ĉe regiona komitato de metalista sindikato dez. koresp. kolektive k. individue. Resp. garantiata.

— 7. 11. 27 (10-a datreveno de Okt. Revolucio) estos malfermata ekspozicio pri internacia interligo de junkom. ĉelo de regiona fabrikkomitato de metalistoj, sendu esp-aĵojn k. salutojn. Adr.: Kiev, Andrejevska, 9, «Zavkom Metalistov«.

— Grupo de lab. gazetkorespondantoj ĉe fabriko N.S.V.M., dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, gaz. ktp. Adr.: Ivanovo-Voznesensk, fabriko N.S.V.M., redakcio stennoj gazeti «Massovik».

Usono.

K-do Paŭlo Crouch, (10 436) 43 E., 125 th. St., New York, salutas la tutan SAT-anaron.


GEK-DOJ TUTMONDAJ!

Helpu aranĝi esperantan ekspozicion per alsendo de diversa propaganda materialo laŭ adreso: Livny, gub. de Orel, USSR, 1-a Naŭgrupa Lernejo, K-do G. Zarubin.

ATENTU!

Mi dez. serioze koresp. pri lab. vivo k. movado. — Kun turistoj pri sporto k. turismo. — Sendu unue artikol-leterojn. Al PK k. mallongaj leteroj ni ne respondos! Ankaŭ sciigu, ĉu vi permesas, ke ni uzu viajn artikolojn por niaj gazetoj. Adr.: K-do Sala Kudrjavickij, str. Puŝkinskaja, n-o 55, kv. 7, Dnepropetrovsk (Sovetio).

ATENTU!

Sebastopola Inter-Sindikat-Soveto kaj loka gazeto konstruas okaze de Oktobra Jubileo specialan pavilonon por internacia esp. korespondajaro. Ĝi devas esti impona k. atentiga. K-doj de ĉ. l. helpu al triumfo de esp. en nia urbo! Sendu salutleterojn (ĉ. estos presataj) PK, ktp., ĉiu ricevos raporton pri tiu ekspozicio. Orientuloj ne forgesu! Adr.: Sebastopolo, str. de Trockij, 30, Labesko.

ENHAVO:

Antaŭ dek jaroj pĝ. 25
Unu Paĝo de Lenin „ 26
El Blankrusio, de A. Magidov „ 27
Riĉaĵoj en terinternaĵo de Sovetio, de P. Kirjuŝin „ 27
La loĝantaro en Sovetio, de 6771 „ 27
Isaakievski-Katedralo — Muzeo, trad. 3766 „ 27
Laboristo Saviĉev en kuracloko, de Adiĉ „ 28
Miraklaj infanoj, de Iv. Ĥmelnoj „ 28—29
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, de Lanty „ 28—29
Tago el mia vivo, de 9682 „ 29—30
Kapitalismo naskas socialismon, de Karlo Rapopor „ 30
Tra Esperantio „ 30—32
Korespondado, Anoncoj „ 32

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 161, 3 de novembre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 161 — APERAS SEMAJNE — 3. Novembro 1927.

[BILDO p.1 | 43,3,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» meze, super la titolo de la gazeto.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT: 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

PRI HINDIO

La amerika talenta verkistino Katherine Mayo (Mejo), aŭtorino de la libro pri la moroj de la loĝantaro en la Filipina Insularo, okupiĝas en nova libro, titolita «Patrino Hindio», pri la kutimoj de la hindaj loĝantaroj.

Ni, konantaj Hindion laŭ la malnova sanskrita literaturo, aŭ laŭ la verkoj de Tagore kaj la fanatika naciismo de Gandi, estas mirigitaj de la rakonto de K. M. pri la moroj de la hinda fanatikeco.

K. M. priskribas al ni kutimojn, ekzistantaj en iu nereala mondo, alilandaĵojn, kiuj ŝajnas kreitaj de iu malsanema imago. Kaj malgraŭ tio, ĉio de ŝi elmontrata ne estas sentimentala literaturaĵo aŭ brodaĵo, sed priskriboj bazitaj sur oficialaj dokumentoj, informoj, statistikoj, sanigistaj raportoj, fragmentoj el debatoj en la hinda parlamento k. c.

Laŭ nia eŭropa spiritostato, havante la senton pri honto pli disvolvita, ni sentas nin ofenditaj de la legaĵo, kiun prezentas al ni la amerika verkistino.

La hinda kulto

Interesa estas la kulto al la kornohavaj bestoj, granda estas la malklereco, en kiu estas tenata la virino, stranga estas la religia fanatikeco de la popolo.

Apartaĵo tre karakteriza pri tiu popolo estas ĝia senlima amo al la multekostaj metaloj. La hindo serĉas monprunton kaj estas preta pagi grandajn procentojn nur se li trovus monon por aĉeti al si orajn kaj arĝentajn ornamaĵojn. Kaj tion li faras el fanatikeco, ĉar li kredas, ke la multekostaj metaloj savas la animon.

La edzeco ĉe la hindoj

La edzeca vivo ĉe la hindoj prezentas senordan miksaĵon de personoj el ambaŭ seksoj.

La hindoj edziĝas inter la 6-a kaj 10-a jaro kaj ne nur formale. Je la 12-a jaro la knabino estas supermatura, kaj se ĝis tiu aĝo ŝi ne edziniĝis, la patro perdas ĉiun estimon en la societo, kaj la medio en kiu li vivas tiel multe lin malestimas, ke lia vivo fariĝas neebla.

Rabindranath Tagore laŭdas tion kaj ĝin klarigas per la fakto, ke tiu ĉi kutimo estas bazita sur alta rasa tradicio. Mayo tamen kritikas akre tiun moralon. Tiuj

[BILDO p.1 | 37,50,63,63] Foto de plena strato en Kalkuto kun granda homamaso kaj tramreloj.

Unu el la ĉefstratoj de Kalkuto, kie okazis sangaj malpacoj inter hindoj kaj mohamedanoj.

edziĝoj, ŝi diras, troviĝas en plena kontraŭdiro kun la biologiaj leĝoj. Pro tiu kaŭzo la plimulto el tiuj infanoj-edzinoj difektas siajn intimorganojn kaj plenigas la eŭropajn malsanulejojn. Sed, se la edzo postulas, ke lia edzino revenu hejmen, neniu rajtas kontraŭstari al li, ĉar la leĝoj garantias al li absolutajn rajtojn.

La naskiĝoj

Se iu infano-edzino elportas la edzecan vivon kaj estas fruktigita ĝis sia dekdua jaro, al ŝi oni rigardas kiel al «malpura». Kaj se hazarde iu membro el riĉa kaj nobla familio tuŝis mane tian virinon, tiu perdas sian rangon.

Estas specialaj virinoj, el la plej malaltaj tavoloj de la societo, kiuj servas kiel akuŝistinoj ĉe la naskiĝoj. Tiuj virinoj havas neniajn konojn kaj ricevas la rajton akuŝigi laŭtradicie.

La virino devas akuŝi en malhela neaerumita ĉambro, por ke ne povu eniri la malbona spirito de la novenaskita infano. La intimorganoj de la akuŝantino estas ŝmirataj per brutaj ekskrementoj, kaj la akuŝantino mem trinkas urinon dum la tuta daŭro de la naskoceremonio. Tiu ĉi ceremonio finiĝas ĉe la unua krio de la ido. La akuŝantino restas en tiu religia «atmosfero», ĝis ŝi liberiĝas kaj puriĝas plene, kaj la uzitaj objektoj estas konsiderataj kiel sanktaj kaj gardataj por dua akuŝo.

Kuracado

Preskaŭ la tuta medicina terapeŭtiko ĉe la hindoj konsistas el bestaj restaĵoj (urino k. c.), lakto kaj buterselaktoj. Por vidigi kian gravecon oni donas al tiu «dieca» terapeŭtiko, ni mencios, ke la agonianta hindo devas teni en siaj manoj bovinan voston ĝis lia animo eliros. Lige kun tiu kutimo la amerika verkistino citas la tipan okazon de princo en agonio, kiu submetiĝis al la popola kutimo kaj ĉar estis neeble transporti la bovinon en la supran etaĝon de la palaco, kie kuŝis la princo, oni transportis la liton de la mortanto en la korton, por ke la princo povu elspiri kun la vosto de l’ bovino en mano.

Ĉiu vundo estas kuracata per homa urino aŭ brutaj ekskrementoj. Pri tiu empiria medicino Rabindranath Tagore, kiu trovas la savon de Okcidento en ĝia asimiliĝo kun Oriento, diras, ke ĝi estas la plej supera penso de la etiko. Mahatma Gandi, kiu volas revoluciigi la tutan spiritostaton de la hinda fanatikeco kaj kiu estas decida kontraŭulo de Tagore,

— pàgina 2 —

34 — SENNACIULO

okaze de iu malsano de la okuloj, postulis de la kuracisto lin operacii laŭ la metodoj de la eŭropa scienco. La kuracisto, por ne fali en konflikton kun la kutimoj kaj leĝoj de la hindoj, konsentis, sed kondiĉe, ke Gandi deklaros skribe antaŭ atestantoj, ke li persone prenas la respondecon pri la operacio.

Aliaj kutimoj

La bovino, la bovoviro kaj la bovido estas konsiderataj kiel bestoj portantaj feliĉon kaj ne estas permesite ilin mortigi. Ili marŝas libere ĉien, eĉ sur la ĉefstratoj de la grandaj urboj, tial ili fariĝis tiel multnombraj, ke ne plu sufiĉas al ili la kampoj kaj paŝtejoj. Per tio estas klarigata ankaŭ ilia degenero. Pro tio ankaŭ la loĝantaro nutras sin tiel simple.

Ĉiu reformo, kiun la anglaj estraroj volas enkonduki, renkontas la kontraŭstaron de la plej furioza religia fanatikeco.

Kvankam ne estas permesite buĉi bovinojn, bovovirojn kaj bovidojn, ĉiujare estas ŝiregataj milionoj da vivaj bovidoj, ĉar tiumaniere iliaj feloj estus pli bonkvalitaj. Tiuj bestoj ne estas buĉataj, sed milionoj da ili mortas pro malsato kaj soifo kaj fariĝas viktimoj al rabobirdoj.

La angla gazetaro ne refutas tiujn faktojn, kiuj ŝajnas fantaziaj, ĉar ili estas bazitaj sur oficialaj aktoj.

Katherine Mayo diras, ke la fanatikeco de la hindoj povas esti forigita nur per la lernejo. Sed por klerigi tiun popolon oni devas malfermi lernejojn en 500 000 vilaĝoj. Tio povas okazi nur en la daŭro de kelkaj generacioj.

La hinda virino ne povas okupiĝi pri alio ol pri la familia hejmo. Kiel virino ŝi estas ĉiam je la dispono de la viro. La leĝo ŝin devigas, kiam ŝi edziniĝos, esti en intima proksimo de sia edzo tri fojojn tage. En mala okazo, la leĝo disponigas al la viro punrimedojn.

Trad.: I. H. K.

EL USONO

Jen kiamaniere skribis en gazeto «Boston Transcript» glora patrioto, tipo de la vere amerika spirito kaj konscienco de ruĝsanga dupugna «centprocentulo»:

«La prokrasto de la juĝitoj devus esti plilongigota ĝis la 1-a de novembro, nome, ĝis kiam la rikolta laboro sur la kamparo estos farita. Mallonge antaŭe tiu dato la estroj de ĉiuj ŝtatoj invitu ĉiujn ruĝsangajn amerikanojn veni al Boston je granda kunveno. Tio ĉi plenigus la urbon en la ekzekutotago je viroj el Mississippi kaj Texas. Oni enĵurigu 25 000 el ĉi-tiuj venantoj el la sudo kiel specialpolicistojn. Kiam ankoraŭ ruĝulo montras sian kapon ie, tiam ili mortpafu lin kaj ĵetu lian kadavron en la Charles-riveron. La skribanto de ĉi-linioj neniam vizitis la Nov-Anglionhejmujon de siaj prapatroj, sed li ja estus preta al tia vizito kune kun multaj miloj da sudanoj de norda deveno, kiuj nur atendegas la okazon.»

Tro vera, laŭvorte! Ili nur atendis la okazon por buĉadi kaj batali inter Laboristaro, kiel ili ankoraŭ tion faras inter la koloraj «kunŝtatanoj». Sed la ŝtatestra mortigemulo sciis, kion la hipokrita sinjora klaso plej multe timadas, nome, ke Ameriko perdadas eron post ero el la glora nimbo de justeco por ĉiuj, perdas la maskon de demokratio, bonkonduto, civilizacio kaj kulturo antaŭ la pli malnova kulturmondo — Eŭropo. Tial Sacco kaj Vanzetti devis esti mortigitaj laŭleĝe. Ke laŭleĝeco estas plej malofte ne justeco kaj neniam justeco inter la du klasoj, laborista — kapitalista, pri tio oni ankoraŭ tro prave esperas, povi trompi la plimulton el la Proletaro. Multegaj ne plu estas trompeblaj. Ni arde, senlace senmaskigadu la verajn mortigemulojn.

Persekutado de protestintoj pri Sacco kaj Vanzetti komencas.

Ĉar, inter aliaj aferoj, li esprimis preferon por la «regado de la laborista klaso», Rudolf Gole estas retenata de la enmigrado-estraro por ebla punekzilo al Aŭstrio. Gole estis arestata pro leteroj, kiujn li sendis al Guberniestro Fuller kaj en kiuj li demandis justecon por Sacco kaj Vanzetti. La kapitalista gazetaro sciis raporti, ke li sendis minacleterojn. Li estis puŝe transportata al malliberejo kaj tenata tie kiel federacia kaptito, sen komunikado. Laŭ la polico, Gole deklaris, ke li estis membro de la Aŭstria Komunista Partio dum 1919.

Liaj aresto kaj malliberigo estas unu el la neelĉerpebla rimedaro timigi enmigritajn laboristojn, por ke ili memvole subiĝu al ekspluatado kaj ne partoprenu kiel ajn en la politika, socia vivo de Usono.

(1307.)

Internaciaj sindikataj Problemoj

En la organo de la Germana Metallaborista Asocio «Metallarbeiter-Zeitung» (Metallaborista Gazeto) aperis artikolo kun la supra titolo. Ĝin verkis Fritz Kummer, redaktoro de la dirita gazeto. Ĉar ĝi ankaŭ tuŝas la okazintaĵojn kaj diskutadojn de la kongreso de la Sind. Intern., okazinta en Parizo, ni donas en esp-a traduko parton de ĉi-artikolo, kie estas pritraktata la lingva afero kaj kie la verkinto mem kelkafoje kontraŭdiris sin. Lastfoje oni venas al la konkludo, ke oni ne povas forigi la interkompreniĝajn malfacilaĵojn ĝis ne estas aplikata unueclingvo kiel kongreslingvo.

A. S.

En Parizo plian fojon frapis en la okulojn la malnova baro de la interkompreniĝo, la granda malfacilaĵo, konservi la opiniajn variojn antaŭ la lingva diverseco. Se ĉi malbonaĵo ne ekzistus kaj se konsiderinda parto de la kongresreprezentantoj scipovus du aŭ pliajn lingvojn, estus malaperintaj multaj malagrablaĵoj kaj kontrastoj. Propono de la nederlandaj kolegoj celis forigi ĉi malbonaĵon. Ĝi postulas, enkonduki la uzadon de helplingvo por la internaciaj diskutadoj. Tia propono devus esti farita flanke de la germana delegitaro. Ne nur, ĉar ĉe ĝi internacia pensmaniero estas korafero, sed ankaŭ, ĉar tiel spirite, organize kaj laŭnombre alta movado havas la devon, esti malproksimvida. La germana delegitaro dume ne povis konsenti al la propono de la nederlandaj kolegoj. Domaĝe! Je ĝia efektivigo oni certe ne povas dubi. Ju pli serioze oni agas, des pli bone estas. La celado al internacia interkompreniĝo pro tio restas kondamnita, resti mizera partverko ĝis ebliĝos pli bona kaj ĝenerale persona interkompreniĝo.

De la sindikataj gvidantoj, kiuj estas ĝojaj, se ilia taga laboro ne pliiĝos je dufoje 8 horojn, nature neniu postulos, ke ili lernu fremdan lingvon aŭ esperanto’n. Sed la sindikataj estraroj povas forigi ĉi malbonaĵon per tio, ke ili sciigu ĉe la dungo de la oficistoj, ke tiu estas preferata, kiu posedas fremdan lingvon. Jam la nura fakto, ke estas dezirata la scio de fremda lingvo, kio ankaŭ aprobe akcelas la progreson, destinos en ĉiuj sindikatoj vicon da kolegoj, kiuj dediĉos sin al la lingva studado. Kaj se tiam ankoraŭ estos interŝanĝataj la lingvoscipovantoj, post la dungo kun ekvivalenta kolego de la frata asocio de lando, kies lingvon ili scipovas, baldaŭ ĉiuj sindikatoj havos aron da lingvospertaj kolegoj, sen multe da peno kaj mono. Kaj per la scio de la lingvo de alia lando, la kolegoj alportos la ŝlosilon al la kesto de la anima, spirita kaj alia propreco de alia popolo. Se tio okazos, tiam oni nur povos paroli pri internacia interkompreniĝo. Kion oni ĝisnune esprimis, estis nur provo, kiu eĉ ne unu foje sukcesis. Jam estis aludate, ke la germanaj sindikatoj komencu la edukadon de lingvospertaj kolegoj. La aliaj jam sekvos.

Elgermanigis Aug. Scheel (1919).

[REKLAMO p.2] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 35

Hungaria Proletaro funebras

Heroa soldato de la Revolucio mortis

Malesperiga famo flugis lunde, la 10-an de oktobro, tra Budapeŝto, de fabriko al fabriko, de domo al domo kaj ĉie, kie laboris proletoj, ekhaltis la laboro, ĉesis funkcii la maŝinoj kaj okuloj malheliĝintaj pro larmoj rigardis la anoncanton de la terura novaĵo:

Mortis K-do Ŝtromfeld…

Kaj ĉiuj K-doj, sen partia diferenco, konsentis, ke la sortbato, kiu trafis la hungarian Laboristaron per la morto de Aŭrelo Ŝtromfeld, estas nemezurebla.

Kian rolon li havis en la laborista movado? Kiu li estis, ke lia morto tiel ektremigis la laboristajn korojn?

Jen lia vivo:

Li ne naskiĝis en proletloĝejo, lin igis esti socialisto ne lia klasa situacio — li devenis el burĝa familio — sed lia prudento kaj granda amo al laboruloj. En la jaro 1878 li naskiĝis kaj kiam li atingis sian dekkvaran jaron, la gepatroj sendis lin en oficirlernejon. Fininte la studojn en ĉi lernejo, li iĝis oficiro en la aŭstra-hungara armeo. Lia diligento, inteligento kaj neordinara organiza kapablo ne evitis la atenton de la estroj kaj en sia 33-a jaro li estis jam majoro kaj profesoro de la «Ludovika Akademio» (lernejo por eduki oficirojn).

Venis la mondmilito. Ŝtromfeld, kiel staba vickolonelo, finrigardis la teruaĵojn de la hombuĉado. Tie naskiĝis lia firma kredo kaj konvinkiĝo, ke devas veni alia sociordo por savi la suferantan homaron… Kaj en la revolucio eksplodinta post la mondmilito li jam eklaboris aktive por la Proletaro, por la kreado de nova sociordo: li iĝis stabestro de la hungara ruĝa armeo. Verŝajne estas inter la legantoj, kiuj ne forgesis, ke en Hungario okazis en 1919 proleta Revolucio kaj ke la ruĝa armeo hungara tre bonsukcese batalis kontraŭ la blanka armeo de la ĉeĥoslovaka imperialismo. Ĉi bonajn rezultojn ni povas atribui ĉefe al la brilaj organizaj kapabloj de K-do Ŝtromfeld, kiu entuziasme, per sia tuta energio laboris por la venko de la Revolucio.

Sed venis la falo. La juna proleta ŝtato hungara ne povis elteni la koncentritan atakon de la rumanaj imperialismaj armeoj, kiuj iris helpi siajn ĉeĥajn kolegojn; la Revolucio mortis kaj Hungario estiĝis la plej terura lando por laboristoj. Ankaŭ Ŝtromfeld estis arestata kaj kondamnata je 3-jara malliberejapuno. La kaŭzo de ĉi tiu relative sufiĉe milda verdikto estas tio, ke ankaŭ la naciistoj devis konfesi, ke li sukcesplene batalis kontraŭ la ĉeĥaj kaj rumanaj bandoj. Ili ĉi agon konsideris tiel, ke Ŝtromfeld batalis kontraŭ la malamikoj de la patrio, kvankam ververe li nur luktis por la proleta ŝtato hungara.

Post unu kaj duonjara mallibereco li ricevis amnestion kaj de tiam sian tutan tempon li oferis por la laborista movado. Jam en 1918 li aliĝis al la socialdemokrata partio, kaj post la liberiĝo, li partoprenis la partian movadon, sed aktive li laboris ankaŭ en la Asocio de Naturamikoj, en la Sindikato de Privatoficistoj (li fariĝis privatoficisto) kaj en la Hungaria

[BILDO p.3 | 37,22,63,48] Portreta foto de Aŭrelo Ŝtromfeld: mezaĝa viro kun lipharoj, en malhela kostumo kun kravato.

Aŭrelo Ŝtromfeld

Infanamika Societo Laborista. Li estis ano de la Asocio de Laboristaj Alkoholkontraŭuloj.

En la jaro 1923 denove oni arestis lin, sed post kelkaj monatoj li liberiĝis, ĉar nenimaniere la blankuloj povis trovi pretekston por lin kondamni.

Ankaŭ ĉi tiu okazintaĵo ne forprenis lian energion, laboremon kaj per duobligitaj fortoj li laboris en la movado. En la nuna jaro li aliĝis al la Hungaria Esperantista Societo Laborista kaj la 49-jara homo komencis lerni nian lingvon…

Antaŭ du semajnoj li diris al ni en la partio:

— Oni diras, ke mi estas mensmalsana, ĉar mi kuras ĉiuvespere de loko al loko, ĉar mi laboras seninterrompe en la movado socialista… Sed tamen mi nur tion diras: Ĉion, ĉion por la movado…

Kaj kiu konis lian grandegan, fortan staturon, lian sanan organismon, tiu preskaŭ ne kredis, ke tia homo povis morti. Li mortis pro la movado… De tempo al tempo doloris al li la gorĝo, sed anstataŭ iri al kuracisto, li iris al diversaj lokoj por lekcii, paroladi, organizi, labori. La 7-an, vendrede, denove komencis dolori lia gorĝo, sed li ne atentante tion, iris, kiel kutime, en iun laboristan hejmon por lekcii. Sabate jam tiel malboniĝis lia stato, ke li devis iri en malsanulejon. La kuracisto konstatis difterion. Kaj dimanĉe nokte, je la 2-a h. K-do Ŝtromfeld ekdormis por ĉiam…

La enterigon partoprenis pli ol 20 000 K-doj. La granda amaso kortuŝite staris ĉirkaŭ la tombo kaj pripploris la iaman estron de la ruĝarmeo, kuraĝegan gvidinton de la revolucia movado en la blanka Hungario… Li estis la Espero de la malmultnombraj, revolucie pensantaj socialistoj kaj ĝuste li devis morti!…

(8740).

★

La burĝaro elspezas milionojn por sia gazetaro, ĉar ĝi komprenas ĝian signifon. Se la laboristoj ne povas kolekti tiom da mono, ili almenaŭ pruvu, ke ankaŭ ili konscias la signifon de sia gazetaro, abonante kaj abonigante la «Sennaciulon».

Laborista Radio-amatora movado en Nederlando

Ekzistas en Nederlando Unuiĝo de Laboristaj Radio-amatoroj.

Ĝi celas: veki ĉe la laboristoj intereson por la Radio-, telefon- kaj telegrafio, havigi agrablan kaj utilan okupon per Radio-, telefon- kaj telegrafio al siaj membroj, disvastigi per Radio la principojn de la Nederlanda laborista movado, organizita en la Nederlanda Socialdemokrata Laborista Partio kaj la Nederlanda Sindikata Asocio.

Ĝi klopodas atingi sian celon per: elsendo de paroladoj, lekcioj, debatoj, koncertoj ktp., organizo de aŭdado de ĉi tiuj elsendaĵoj de kiel eble plej granda nombro da personoj, havigo de aparatoj ktp. al siaj membroj je malmultekosta kaj facila maniero, donado de radioteknikaj informoj al siaj membroj, klopodado por akiro de propra sendilo.

La Unuiĝo elsendas unufoje en ĉiu semajno, sabatvespere je la 8-a h., propran programon per la Stacio Hilversum (ondo 1050). Ĝi konsistas ĝenerale el: parolado, muziko, kantado, deklamado. Oni ankaŭ jam foje disaŭdigis teatraĵon.

La unuiĝo havas jam preskaŭ 2000 membrojn: La kotizaĵo estas 1 guldeno jare; por tiuj, kiuj posedas aparaton, 2½ guldenoj. La Socialdemokrata Laborista Partio kaj la Nederlanda Sindikata Asocio donas subvencion al la Unuiĝo. Okazas ankaŭ, ke ia tutlanda Sindikato aranĝas kaj pagas la programon por unu vespero.

Kiel organo de la Unuiĝo aperas ĉiusemajna gazeto «Radio».

La Unuiĝo havas socialdemokratan karakteron. Ekzistas ankaŭ neŭtrala, katolika kaj kristana Radio-organizoj (nelaboristaj).

670 (Enschede).

— pàgina 4 —

36 — SENNACIULO

PLU PRI SUDA AFRIKO

Leginte en n-o 155 la artikolon de mia malnova amiko W. H. Andrews (elp. Andruz) pri Laboristaj Kondiĉoj en Suda Afriko, mi decidis sendi ĝin kun peto por intervjuo al Clements Kadalie (elp. Klemenc Kadali), sekretario de la Industria kaj Komerca Laborista Unuiĝo — la fama kolorula sindikato, nun parto de la Amsterdama Internacio, kiu timigis la mastrojn kaj multajn blankulojn en Suda Afriko.

Kadalie, bone kaj taŭge vestita, staras alte. Vivplena nigra vizaĝo kaj alta frunto atestas la energion kaj la inteligentecon. Li simbolas la leviĝon de subpremata raso. Li parolis pri vojaĝo kaj kunvenoj en Francio, Britio, Aŭstrio ktp. Ĉie la laboristoj interesiĝas pri la vekiĝo de la nigra laboristo. Kvankam pro la nova leĝo li atendas areston, kiam li vojaĝos hejmen, ŝajnas, ke li eĉ ne dubetas pri la fina organiziĝo kaj venko de la laboristoj.

Ĉu la barilo de lingva diverseco malhelpas lin? Ĉehejme jes, ĉar la sindikata ĵurnalo devas presiĝi kvarlingve. Krom malŝparo de tempo kaj energio en kunvenoj mem per traduko, li persone ne povis legi poste la proponojn alprenitajn en la germana raporto.

Ĉu li aŭdis pri la internacia lingvo? Jes, kaj en Aŭstrio K-doj promesis sendi al li propagandfolietojn. Ĉerte li volas sukceson de la atako kontraŭ la gravaj lingvaj bariloj, kiuj nun malhelpas la solidarecon kaj komprenon inter tutmondaj proletoj.

Plejparte li konsentis kun la artikolo de K-do Andrews, kies kuraĝon kaj estrecon li longtempe konis kaj admiris. Sed, laŭ lia opinio, K-do Andrews trograndigis la helpon donitan de la KP-anoj en la organizado de la nigruloj. Tre malgranda partio el ne pli ol 300 anoj, eĉ

[BILDO p.4 | 37,16,63,41] Nigra silueto de profilo de viro (Clements Kadalie) kun kolumo kaj kravato.

se ĉiu el ili laborus, ne povas organizi la 100 000 en la ICU. Sed la KP-anoj mem suferas pro sia rasa antaŭjuĝo kaj verŝajne nur malmultaj anoj helpis post la komenco de la afero. Ĉu la atako de la registaro ne pruvas, ke la ICU ne estas reakcia, sed progresema? Certe paroli pri ĝenerala striko pro altigo de salajro estus sinmortiga nuntempe. La registaro serĉas bastonon kaj se la ICU amike rilatus kun la KP, la jam fortaj rasoj kaj klasaj malamoj uzus la alarmkrion «Subaĉetita de Moskvo» por tute detrui la sindikaton.

Eble la reakcio konsentas enmeti poste detalojn pri la funkcio de la reakcia leĝo kaj la evoluo de la organizado de la koloruloj. Kadali mem ŝatos ricevi informon pri kursoj por sindikatanoj aŭ salutojn de alilandaj sindikatoj. Sendu al: 16 Market, St. Johannesburg, S. Africa, por montri, ke SAT-anoj estas senrasecaj.

(488.)

★

Faktoj kaj komentoj

Stacidoma Radioaparato

Praktika novenkonduko estas farita de la fervojistaro en la stacidomo York (Anglio) helpe de la Radio. Speciala Radio-aparato en la stacidomo mem komunikas la for- kaj alveturon de la vagonaroj, samkiel ĉiujn aliajn necesajn informojn al la publiko kaj la fervojistoj. La vortoj estas tiel klare aŭdeblaj, ke oni povas ilin kompreni de la unu ĝis la alia ekstremo de la grandega stacidomo.

Jen denove kiel rapide kaj neimageble progresegas la tekniko.

«Surgenue por Hindenburg!»

Okaze de la solena festado de la 80-jara jubileo de l’ germana Regno-Prezidanto Hindenburg, la burĝa gazetaro vet-

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo kvara)

«La totemismo ne estas religio, kiun konsistigas ĉu bestoj, ĉu homoj, ĉu figuroj, sed ia sennoma, nepersona forto, ekzistanta en ĉiuj klananoj, ne aparte kuniĝante tamen kun iu el ili. Neniu posedas entute tiun forton, sed ĉiuj partoprenas ĝin. Ĝi estas tiel sendependa de la apartaj klananoj, en kiuj ĝi enkorpiĝas, ke ĝi antaŭ- kaj postvivas ilin.» (Durkheim.)

La aŭstraliano ne kapablas prezenti al si tiun forton, sed la melaneziano kaj amerika hindo jam havas ideon pri tiu komuna forto, disa en ĉiuj estuloj, ligitaj per totema parenceco. Ili donas al ĝi diversajn nomojn, el kiuj la plej konata estas mana-o. Ĉe la antikvaj egiptoj tiu sama forto estis nomata ka-o.

«La mana-o ne nur estas ia forto, ia estaĵo, sed plie ĝi estas eco kaj stato. Alivorte, la termino estas samtempe substantiva, adjektiva kaj verba… La mana-o estas ĝuste tio, kio faras la valoron de la aĵoj kaj individuoj; ĝi estas la magia religio kaj ĉe socia valoro… Oni eĉ povas plilarĝigi ĝian sencon kaj diri, ke la mana-o estas la forto en ĝia plej alta grado, la vera efikeco de la aĵoj, kiu pligrandigas ilian mekanikan agadon, ne detruante ĝin. La mana-o kaŭzas, ke la fiŝreto kaptas, ke la domo estas fortika, ke la boato bone naĝas. En la kampo ĝi estas la fruktodoneco, en la kuraciloj la eco, kiu kuracas aŭ mortigas. En la sago ĝi estas tio, kio mortigas⁸).»

La mana-o estas la esenco mem, la potenco kaj suvereneco de la klano. Tiu anonima forto, nepersona kaj disa estas la pratipo el tio, kion ĉiuj religioj konsideras kiel sanktan kaj individuigas kiel dion; ĝi estas nenio alia ol la kolektiva potenco, ĝi sekve konsistigas la socian estaĵon de la primitiva klano, reprezentita sub la formo de totemo.

En alia ĉapitro mi citos kaj diskutos diversajn difinojn de la vorto «patrio». Tamen jam nun estas interese tuj kompari la difinon de Brunetière (Brüntier, 1849—1907), sufiĉe fama profesoro kaj kritikisto franca, direktoro de la grava Revuo de la du Mondoj kaj tre aŭtoritata reprezentanto de la patriotisma ideologio. Per tiu komparo oni ekvidos, ke la moderna kompreno pri patriotismo tre parencas la totemismon de la sovaĝuloj.

«…la ideo pri patrio havas unue naturan fundamenton… ĝi havas tradician bazon, historian fundamenton; ĝi havas fine, kaj ni kuraĝu tion diri, mistikan fundamenton… tiu tiom forta ligilo, kiu ligas unuj al la aliaj ĉiujn infanojn el la sama grundo, ĝi ne estas la intereso, nek la cirkonstancoj, kiuj kreis ĝin, ĝi ne estas la kutimo, ĝi estas la instinkto; kaj kio estas la instinkto, se ne la atesto aŭ la pruvo pri io alia ol ni, kio vivas kaj kio agas en ni⁹).»

Tiu «io alia», kiu vivas kaj agas ĉe ĉiu nuntempa patrioto, estas sendube tio, kion la «sovaĝuloj» nomas mana-o.

La pure totema organizformo ekzistas nur tiom longe, kiom la klanoj estas nomadaj. Kiam ili fiksiĝas sur iu loko, tiam ili aliiĝas. La loka komuna vivmaniero kreas kutimojn, kiuj fariĝas sociaj instinktoj. La ligiloj el totema, mistika komuniiĝo ne plu estas tiom necesaj por firmigi la sociemon. Kiam la klanoj vagadis de iu loko al alia, ili povis posedi nur kelkajn aĵojn kaj ilojn. Pro tio sendube leĝoj kaj estroj ne estis necesaj. Sed kiam ekzistas teritoriaj grupiĝoj (vilaĝoj), la kondiĉoj fariĝis malsamaj. Estas tiam eble amasigi kaj gardi diversajn objektojn kaj vivnecesaĵojn. Oni plie

⁸) Hubert kaj Mauss. Ĝenerala teorio pri magio.

⁹) Probatatalaj Paroladoj.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 37

batalis donante laŭdartikolojn pri la unua germana ŝtatisto.

Plej detale estis priskribata ia grandioza parado kun ceremonia veksignalo, je kiu «la tuta oficiala Germanio, de la kanceliero Marks ĝis la generalaro de la malnova armeo», aperis «kun ĉiuj siaj emblemoj kaj en plej brilantaj uniformoj»… Lumigiloj kaptis la vizaĝon de Hindenburg el ĉiuj flankoj per potencaj lumradioj. La roto kun la standardoj salutis la marŝalon per ceremonia marŝo sub la sonoj de la dek orkestroj kaj sub la mistika (?) lumo de la miloj da torĉoj . . .

Sed — aŭskultu! — en la sama tempo krioj meze de la popolamaso (!): «Surgenue por Hindenburg!» kiel elektra fluo (?) trapasis la centmilojn da rigardantoj, ĉiuj senĉapeligis sin kaj falis surgenue, en la daŭro de dek minutoj kantante «Deutschland, Deutschland über alles» (Germanio super ĉio).

«Tia komuna popola (!) festo — ĝemas iu raportanto, — ne estis vidata de post la tagoj jam antaŭ la milito.»

Ceremoniaj marŝoj, ŝovinistaj ĵuroj, «Germanio super ĉio» — kiel ĉio ĉi rememorigas, efektive, «la tagojn jam antaŭ la milito», kiu malgraŭ ĉio kondukis Germanio ĝis… la Dawes-a (Daŭs) reparacia plano.

Ŝajnas, ke ankaŭ tio ne prudentigis la germanajn militemulojn.

Germanio de Ŝiller, de Heine, de Karl Marks, de Bebel kaj de Libknecht, kie vi estas?!

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 37-jara, edziĝinta, laŭ profesio fervoja lignaĵisto, eksterpartia, ateisto, laboras en fervojkruca stacio Vezgulbene.

Mi ellitiĝas je la 6-a h., iom matenmanĝas kaj fajfilo je la 6,30-a h. jam vokas al laborejo. La laborejo estas je ĉirkaŭ triono da kilometro de la loĝejo; la laborejo similas al garbejo kun ordinara tegmento kaj tabula barmuro, fera forneto, kiun ĉiudekminute oni vintre devas hejti. Malseka polvoplena planko sur tero, post la barmuro estas forĝejo. Bolakvo por trinki ne estas.

La laboro komenciĝas je la 7-a h., tagmanĝ-interrompo 1 h., multaj iras hejmen, nur kelkaj tagmanĝas en la laborejo kunportitan tagmanĝon. La laboroj finiĝas je la 16-a h. kaj ĉiuj iras hejmen, kelkaj eĉ 3—5 km. malproksimen. La loĝejoj de fervojistoj estas unuĉambraj, escepte flavuloj¹). Dome mi lavas min, vespermanĝas, post tio legas Sennaciulon, Senn. Revuon, aŭ Liberpensulon, korespondadas, kaj enlitiĝas je la 22-a h.

Sabate finiĝas la laboroj je la 13-a h.; post tagmanĝo mi iras al la profesiunuiĝo, kotizas, ricevas literaturaĵon kaj interparolas kun Gek-doj kaj agitas pri esp-o. Esp-o-grupo ĉi tie ne ekzistas, mi estas la sola esp-isto.

Dimanĉe mi legas SAT-librojn, korespondadas kaj ripozpromenas, vizitas kinon, teatron. Ĉiuj fervojistoj havas 14-tagan libertempon kaj du veturbiletojn senpage. El la malbonaĵoj notinda estas tiu, ke la monatsalajrulojn la fervojadirekcio tiel nesufiĉe kuracas, kvankam senpage, ke fervojistoj tre ofte devas elekti morton aŭ kuraci sin private je propraj elspezoj. Tiel okazis kun mi. Mi malvarmumis kaj ekmalsanis, elspezis private iom pli ol dumonatan salajron, sed civitanoj forrabis dum 8-jara regado²) sume dumonatajn salajrojn de ĉiuj oficistoj en Latvio.

(7714) — Latvio.

¹) Regantaj fervojistoj.

²) Laŭ sciigoj de profunuiĝa ĵurnalo.

★

Kun risko de morto

(Skandalo dum kongreso)

Ĉiuj bone scias, kiel laboras komjunuloj en ĉiuj, precipe en blankaj landoj. Tre proksime de ni, en Okcidenta Blankrusio, antaŭ nelonge okazis jeno: Iun belan tagon urbo Belostok estis «feliĉigita» per enveturo de grandaj personoj: ministroj, kuracistoj, scienculoj k. a. el ĉiuj eksterlandaj regnoj. Ĉiuj ili prezentis XIX-an Universalan Kongreson de Esperantistoj.

Dum la kunsidoj de la kongreso, loka komitato de Kompartio de Okcidenta Blankrusio ekdeziris montri al la gastoj, ke kvankam en Polio regas severa teroro, tamen komunistoj sian laboron ne forgesas kaj daŭrigas ĝin, ĉiam estante pretaj por batalo. Por ĉi celo estas presitaj nelaŭleĝaj flugfolioj, disdonotaj al la delegitoj de la kongreso. Komisii ĉi laboron oni devis al komjunuloj. La po-


komencas iomete kulturi la teron. Ĉe tia stadio la propraĵo estas ankoraŭ komuna.

Sed ne ĉiuj klanoj fiksiĝis samtempe. Kelkaj vivas ankoraŭ nomade kaj iafoje minacas la posedaĵojn de la vilaĝoj. Necesas do por ĉi tiuj lastaj sin ŝirmi kaj defendi. Tiucele okazas kuniĝo de vilaĝoj en pli vastajn unuojn, kiujn oni nomas fratrioj. Ĉi tiuj lastaj ankaŭ kuniĝas kaj formas tribojn. Tiam aperas estroj.

Estas tre interese esplori, kiamaniere individuoj akiris la estrecon. Ni jam vidis, ke en la unua stadio de la klano la mana-o estas ia disa, nepersona forto, kiun ĉiuj klananoj posedas komune, nedividite. Tiu forto devenas de la totemo komuna al ĉiuj klananoj. Sekve la individua estreco povas deveni nur el la totemo de la klano. Kiel tio okazis? Kiel tiu komuna, disa, nedividebla mana-o povis, post diversaj aliformiĝoj, koncentriĝi en unu solan individuon?

La scienculoj ne liveras tute klarajn kaj senmankajn respondojn al tiuj demandoj. La mitologo Frazer asertas, ke la unuaj estroj estis magiistoj, sorĉistoj. Spencer, Gillen, Durkheim opinias, ke ili estis iaj pastroj, aŭ simple gardistoj de la sanktaj objektoj. Ĉe la aŭstraliaj indiĝenoj oni trovas individuojn, nomitajn alatunjoj, kiuj ŝajnas ludi ian estran rolon: «La estreco de alatunjo, diras Spencer kaj Gillen, estas tre nepreciza. Li ne havas difinitan povon sur la grupanojn. Li kunvokas la maljunulojn, kiujn oni ĉiam konsultas pri gravaj aferoj, ekzemple pri plenumado de sanktaj ceremonioj, pri puno al la individuoj, kiuj malobeis la triban kutimon; kaj lia opinio entenas ekzakte la pezon, kiun donas al li lia reputacio… Li ne estas nepre konsiderata kiel la plej grava ano de la konsilantaro; lia opinio ne estas leĝdona; nur se li estas maljuna kaj sperta li povas havi grandan influon.»

La alatunjoj havas kiel ĉefan mision gardi la sanktejon, kiu ĝenerale troviĝas en iu fendaĵo de ŝtonego aŭ en iu kavo. Tiun sanktejon ja ne devas eniri profanulo. Tie kuŝas la simbolaj relikvoj (sanktrestaĵoj), kiuj, supozate, entenas la animon kaj la korpon de la prauloj. Ĉi-okaze, kiel ĉie inter la primitivuloj, la granda mastro estas la kutimo, la kolektiva kaj hereda kutimo, kies nur obeemaj servistoj estas la individuoj havantaj ian aŭtoritaton.

«Fatale okazis, ke kunvenigante periode la klanon, por plenumi la kutimajn kaj devigajn ritojn, kaj kuniĝante kun la alatunjoj de la najbaraj klanoj, kiuj siaflanke kaj samcele okazigis saman kunvenon, tiuj «estroj» tiel kunvenintaj interkonsiliĝis, estis influataj de tiuj, kiuj sciis sin trudi, parolis kun ili pri ŝanĝoj farindaj kaj tiel naskiĝis kaj enradikiĝis la unuaj kutimoj el personaj iniciativo kaj estreco. Kuŝas tie provo, unue skizita sur la rita kampo, pri parlamenta kaj federacia regado, plenumita de la kunvenantaro el la lokaj estroj, agantaj kiel ritaj estroj en tribaj ceremonioj, kies trafpovo transiras la limojn de la klano, ĉar temas pri tribaj ceremonioj¹⁰).»

Treege malrapide elmontriĝas ia vera estreco. Unue ĝi estas nur religieca kaj neniel politikeca. Vera estreco aperos nur kiam ĝi trovos ekonomian bazon, kiel okazis, ekzemple, ĉe la indiĝenoj el Norda Ameriko, kies estro estas ariganto de posedaĵoj kaj provizumanto de nutraĵoj.

Por ke fariĝu ebla la individuiĝo de la estreco, necesis, ke aliiĝu la totemismo. La mitologio instruas, ke la ideo pri persona dio ne troviĝas ĉe la komenco, sed estas la rezulto de sufiĉe longa proceso. La individuiĝo de la dioj kaj la individuiĝo de la estreco okazis samtempe kaj paralele.

(Pluo sekvos). E. Lanty.

¹⁰) A. Moret kaj G. Davy.

— pàgina 6 —

38 SENNACIULO

lico iamaniere eksciis pri la flugfolioj kaj gardis la korton, kie okazis kunvenoj de la kongreso, por ke neniu venu kaj por ke la flugfolioj ne trafu manon de kongresanoj. Sed komjunuloj nerimarkite envenis trans barilon, dum unu minuto disdonis la flugfoliojn kaj samvoje malaperis.

Post la konatiĝo kun la enhavo de l’ folioj, la delegitoj iom panikis. La policanoj estis tre mirigataj pro ĉi okazo. Ili komencis serĉi «krimulojn», sed vane, — la polico sukcesis aresti neniun. Komjunuloj kun risko de morto aŭ senlima malliberigo plenumis sian devon.

Estas tre karakteriza, ke la gazetaro eĉ ne unu vorton diris pri ĉi tiu okazo! . . . Kial do? Eĉ nepolitika «Heroldo de Esperanto» nenian vorteton raportis pri ĉi okazo.

Dim. Snejko-Minsk.

(Laŭ letero ricevita el Belostok al Redakcio de Blankrusia komjunula gazeto «Ruĝa Anstataŭanto».)

MIA BUĜETO

Kun granda intereso mi legis la artikolon «Mia buĝeto» de l’ angla K-do kaj plezure mi donas ĉi-sube ankaŭ tute malkaŝe miajn ciferojn pri la jaro 1926, por montri kiel vivas svisa poŝtoficisto. Mi estas 34-jara, edziĝinta de post 6 jaroj kaj havas du filinetojn. Mia tuta havaĵo kaj enspezo konsistas nur el la salajro. Mia edzino ne povas gajni, ĉar prizorgante sola ĉion en la loĝejo kaj ambaŭ infanojn, ŝi sufiĉe streĉe devas labori. La nunjara buĝeto aspektus iom pli bele ol la ĉisuba, ĉar de aŭgusto mi gajnas monate fr. 574.20, lastjare fr. 517.50. Mi laboras 48 horojn semajne kaj rajtas ĉiujare ĝui trisemajnan libertempon jenmaniere: La unuan jaron mi devas ĝui la libertempon dum la unua kvaronjaro, la sekvantan jaron dum la tria, la postsekvantan jaron dum la kvara, kaj la kvaran dum la dua kvaronjaro, kaj ree same. Tiuj ĉi laborkondiĉoj, kvankam ne ankoraŭ idealaj, tamen kaŭzas maltrankvilan dormon al nialanda reakciularo. Jen la ciferoj:

Enspezoj:

sv. fr.
Mia jarsalajro 1926 6210.—
Venditaj ne plu uzitaj objektoj 65.—
Sume 6275.—

Elspezoj:

sv. fr.
Nutraĵoj 2089.—
Vestaĵoj, ŝuoj ktp. 561.50
Lupago por triĉambra loĝejo 1120.—
Mebloj, loĝejŝanĝo 620.—
Hejtado k. lumigado 267.—
Purigado, lavado 76.—
Korpoflegado (kuracisto, razisto) 157.—
Instruado (gazetoj, libroj) 118.50
Libertempo (vojaĝoj, amuzoj) 90.—
Trafiko (poŝto, tramvojo, biciklo) 123.—
Impostoj 202.—
Asekuroj:
a) 5% de salajro deviga pago al pensiokaso fr. 280.—
b) vivasekuro de mi k. ambaŭ filinoj (9000 fr.) fr. 325.—
c) malsanasekuro de la tuta familio fr. 84.—
ĉ) aliaj fr. 35.— 724.—
Kotizoj 52.—
Diversaĵoj 75.—
Suma elsp. 6275.—

konstante mi devas labori

Por: fr. tagojn hor. minut.
Monata lupago por loĝejo 93.— 5 3 8
Kompleta vesto 150.— 8 5 30
Paro da ŝuoj 30.— 1 6
Ĉemizo (meza prezo) 14.— 6 30
Elektra lumo dum 1 monato 8.— 3 40
Dumvintra sufiĉa hejtado 70.— 4
1 litro da lakto —.36 10
12 ovoj 2.20 1
1 kg da butero 5.— 2 20
1 „ „ bovaĵo 2.80 1 18
1 „ „ bovidaĵo 5.— 2 20
1 „ „ porkaĵo 4.60 2 8
1 „ „ pano —.52 15
1 „ „ rizo —.72 20
1 „ „ terpomoj (pogrande, aŭtune) —.14 4
1 kg da sukero —.56 16
1 „ „ kafo (meza kval.) 4.40 2
Jarabono al «S-ulo» afranko de simpla 10.— 4 40
Afranko de simpla letero eksterlanden) —.30 8

Kelkaj rimarkoj: Estante jam en la deksesa dejorjaro, mi atingos post 2 jaroj la maksimum de mia klaso kaj tiam havos salajron da fr. 7340, inkluzive aldonpagoj por 2 Infanoj kaj restado en urbo. La nutrado estas bona, sufiĉa, sed simpla. La nunjaraj elspezoj por nutrado estas la samaj kiel lastjare, meze fr. 175 monate. Ĝis aŭtune de 1926 j. mi okupis triĉambran loĝejon sen banejo en teretaĝo kaj pagis jare fr. 1120. Nun mi havas belan sunriĉan kvarĉambran loĝejon en dua etaĝo (ĉe loĝejkooperativo, kies membro mi estas) kun banejo, varmakvoaparato kaj interna teraso kaj pagas jare fr. 1512. La sama loĝejo ĉe privata posedanto kostus 3—400 fr. pli. Tian lukson de belega loĝejo mi povas permesi al mi estante «nefumanto» kaj ĉar mi preskaŭ nenion elspezas je la profito de l’ alkoholkapitalo. Pro la loĝejŝanĝo mi havis kelkcentojn da eksterordinaraj elspezoj. De nun mi povos ankaŭ iomete ŝpari por pagi ŝuldojn al miaj gepatroj.

Dojĉle (3477).

Rimarkoj de Intelektulo

Tago el mia vivo? Senlaborulo? Kaj kion, se intelektulo?

Preskaŭ la tutan nunan jaron mi ĉiam kun plej progresema intereso sekvas tiajn superskribojn, titolojn. Ĉu signifas tia guto ion por la tutaĵo, por la homaro proleta — ĉu plendoj de kelkiuloj ion valoras? K-do 4320 kaj aliaj, skribintoj antaŭ vi — ĉu el Ĉeĥoslovakio aŭ el alia lando aŭ ŝtato — ĉu vi vere pensas, ke nur vi aŭ via metio estas persekutata de malfavoranta «sorto?» Kvankam mi komprenas je «pli da» sopiranta junecon, celon esprimatan «plej ofte per dezirado pli konvenan kaj konforman vivadon», sed la reala vivo ne lasas sukcesigi ĉiujn klopodojn, penojn tuj… Do, nur persista laboro venigas feliĉan celakiron.

Mi scias, ke ni ĉiuj estas premataj de kapitalismo, aŭ de aliaj ismoj samforte — sed diru, ĉu ni ne estas tre ofte mem kulpaj? Mi scias, ke ne estas laŭdinde, se «nombro da senlaboruloj en nia respubliko t. e. nombro da labordeziruloj de laborperejoj okupon ne akirintaj, ĉe la fino de monato julio 1927 atingis 39 839 (fine de junio — 45 460). Nombro da okupitaj lokoj ĉe la fino de julio atingis 15 653 (ĉe la fino de junio — 13 775). Nombro da subtenitaj personoj pere de fakorganizoj la lastan tagon de monato julio estis, laŭ antaŭe eksciiĝitaj raportoj, 11 872 (en junio — 13 833)». Sed kie estas la veraj klasbatalantoj? Ĉu vi ĉiuj serĉas lumon kaj trovante ĝin, ĉu vi disradias tiun al ĉiuj anguloj de via plej proksima najbaraĵo, ĉu vi zorgas pri tio, ke ne perdiĝu eĉ unu voĉo de iu K-do domaĝe al niaj proletaj klopodoj? Ĉu vi ĉiuj mem klaskonscie faras vian devon? Jen la sorĉbastoneto! Ĉar speciale en nia lando efektiviĝas kutime celkonsciaj penoj de klaskonsciaj kleruloj inter la malmulte kleraj eksterurbanoj, vilaĝanoj, laboristoj diversfakaj ktp. Almenaŭ mi spertis kaj spertas daŭre tion kiel instruisto.

Bedaŭrinde, ke niaj scipovoj nuntempe estas terure limigataj, kaj la spirito de nia instruado ĉelerneja estas endanĝerigata de ekleziuloj «romkatolikaj». Sed spite tio — progresema instruisto ne timas eĉ eventualan persekutadon.

Do, laboru! laboru! diligente, honeste faru vian metion, profesion — sed ne forgesu la sinklerigadon! Evitu alkoholaĵojn, kokainon, fumadon ktp., kaj preferu ĉiam liberan naturon kun freŝa aero, tra kiu predikante legu, diskutu kun K-doj, pripensantaj same kiel vi aktualajn temojn de vera, ne falsigita vivo! Mi pensas, ke nur tiam ni povos alproksimigi la venkon de nia sankta afero.

I. R. M. (7616), lernejestro.

[REKLAMO p.6] NUR INTELIGENTAJ PERSONOJ LEGAS «S-ULO»-N. NUR KLASKONSCIAJ LABORISTOJ ABONAS ĜIN.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 39

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

KION NI DEZIRAS

Mallongaj, originalaj artikoloj pri lab. kultura vivo, pri moroj kaj kutimoj en diversaj landoj, ĉe diversaj popoloj, estas ĉiam preferataj. Ni ne forgesu, ke la grava plimulto de nia legantaro ne ŝatas longajn artikolojn.

Kliŝoj taŭgaj estas ankaŭ akceptataj, sed atentu, ke la financa situacio de «S-ulo» ne premesas loki multajn bildojn en la sama n-o. Ni mem tre dezirus vidi tiajn, samkiel preskaŭ la tuta legantaro. Por ebligi tion, ĉiuj devas klopodi por pligrandigi la abonantaron. Do, varbu kaj varbigu por SAT, por «S-ulo», por niaj eldonaĵoj.

Uzu ĉiam nur oficialigitajn esperantajn vortojn. Kontrolu pro tio en la «Oficiala Klasika Libro» (mendebla ĉe la administracio) antaŭ ol sendi vian manuskripton. Evitu naciisman uzon de vortoj kiel «respektive», «incidente», «havi diferencojn kun iu» … anstataŭ: aŭ, okaze, malpaci, malkonsenti k. s.

Fine, denove ni ripetas: Skribu ĉiam nur sur unu flanko de l’papero! Skribu klare, laŭeble skribmaŝine, almenaŭ per inko! Lasu sufiĉe da spaco inter la linioj! Kaj gardu kopion, ĉar la SAT-kaso ne permesas resendi manuskriptojn. I. H. K., Red.

DISKUTEJO

Pri neegaleco en Sovetio!

Oni tre ofte miras kial la plej favoraj cirkonstancoj ekzistas en Sovetio nur por laboristoj, sed ne por ĉiuj laboruloj egale: laboristoj, oficistoj kaj kamparanoj. Tamen la kialoj estas tre simplaj. Soveta Respubliko estas ankoraŭ tre juna ŝtato. Nur 10 jarojn travivis ĝi, kaj jarojn la plej malfacilajn. Post ekstera kaj interna militoj ĝi ricevis tute detruitan mastrumaĵon. Apud ĝiaj landlimoj staris kaj staras tre obstinaj malamikoj. Tamen malgraŭ ĉio ĝi forigis ĉiujn signojn de detruoj kaj komencis grandegan laboron por konstruado de nova Sociordo — Socialismo. Multajn fortojn postulas tia laboro, ĉiu monereto estas multekosta kaj tial Soveta Respubliko tuj ne povas kontentigi ĉiujn bezonojn de siaj regnanoj. Je unua vico ĝi kontentigas tiujn, kiuj pli multe donas al komuna konstruado, t. e. laboristoj. Kamparano donas nur malgrandan parton de sia laboro al la Respubliko per impostoj, kaj la restaĵon li uzas por kontentigo de siaj bezonoj, ĉar lia mastrumaĵo estas ne tre produktema. Kontraŭe, laboristo per salajro ricevas nur parton el la rezultoj de sia laboro kaj la pli grandan parton fordonas al la Respubliko. Laboristo staras en unuaj vicoj de batalantoj en labora kaj revolucia fronto kaj, nature, la Respubliko pli multe donas al tiu, kiu pli multe donas al ĝi.

Kaj aliaj regnanoj devas memori, ke tia situacio estas ne por ĉiam kaj devas ne murmuri, sed per ĉiuj fortoj helpi al la Respubliko en ĝia laboro por konstruado de nova, pli bona Sociordo, kie ĉiu laboros laŭ siaj fortoj kaj ricevados laŭ siaj bezonoj.

Oficisto Baranov — Rostov-Don.

El la sukcesoj de esperanto

Konferenco de metiaj unuiĝaj delegitoj okazis sub la aŭspicioj de la Manchester’a Laborista Esperanto-Klubo k. la Nacia Unuiĝo de Laboristaj Kolegioj ĉe la Caxton Hall, Salford, sabate, la 24-an de septembro. Tridek organizoj sendis deligitojn, k. espistaj vizitantoj el diversaj lokoj ankaŭ ĉeestis.

Prezidis la Urb-konsilanto George Hall, K-do Frank Elder (4303) legis fratecajn salutojn de K-doj el diversaj landoj. K-dino May Dunn (4709) alparolis la virinojn k. diris, ke al la delegitoj plaĉas aŭdi, ke tiu ĉi konferenco ricevos tutmondan publikigadon k. tutmondaj K-doj ĝojos aŭdante pri ĝia sukceso per la SAT-ĵurnalo.

La paroladisto, K-do Mark Starr, per cito de trafe elektitaj faktoj k. konvenaj argumentoj pledis por nia afero. Interalie li montris ĵurnalon el la malproksima (?!) oriento, kiu provas unuigi la Balkajn (?!)¹) popolojn, k., kvankam naŭ lingvoj estas uzitaj en tiu ĉi ĵurnalo, oni ne konsideras la anglan lingvon de sufiĉa graveco por uzi ĝin. Tial eraras tiuj, kiuj kredas, ke la angla lingvo fariĝos la tutmonda.

Rezolucio estis proponita de la deligitaro per K-do Shaw, reprezentanto de la Unuiĝo de Butik-laboristoj, K-do Dean de la Unuiĝo de Asekur-laboristoj subtenis ĝin, k. ĝi estis unuanime kaj entuziasmege aprobita:

«Tiu ĉi delegita Konferenco de organizitaj laboristoj promesas raporti al siaj respektivaj organizoj pri la graveco de la helpa lingvo esperanto, kiel interkomunikilo ĉe la tutmondaj laboristoj, k. alvokas al la organizoj reprezentataj fari ĉion eblan por subteni kaj antaŭenigi la instruadon k. uzadon de esperanto, k. profiti la kursojn jam aranĝitajn por tiu ĉi temo de la Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj, k. ankaŭ urĝas fari premon ĉe la aŭtoritatuloj de Edukado, por ke ĉi tiuj enmetu esperanton en la lernprogramon de la lernejoj.»

Post la Konferenco, la klubanoj iris al la Esperanto Laborista Kluba ĉambro ĉe 114 Duke Street, Hulme, Manchester por temanĝo. Post la temanĝo, K-do Starr donis interesan paroladon pri la SAT-Kongreso en Lyon.

¹) Verŝajne nia K-do volis diri proksima k. Balkanajn. Red.

*

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Aŭstrio. Lab. Esp. Grupo en Salzburg organizis esp.-ekspozicion en la Lb. Hejmo. — Belgio. Ĉe la tramlaboristoj en Bruxelles funkciis 2 kursoj kun 45 lernantoj. Poste la iniciatinto de la kursoj, K-do Lebacq ekkorespondis kun 16 diverslandaj kolegoj k. per la taŭgaj korespondaĵoj daŭre stimulis la lernemon de siaj K-doj. Li ankaŭ regule ekspoziciis la ricevitaĵojn kun traduko en franca k. flandra. En koridoro de «La Sindikata Domo» pendas murgazeto, vekanta tiom da intereso, ke oni ne kapablas respondi al ĉiuj petoj pri kurso. La esp. sekcio de la tramlab. sindikato kalkulas 30 anojn k. vigle vivas. K-do Van Aelst paroladis pri esp-o k. proletoj en 4 lab. organizoj. La esp. grupo aranĝis sukcesplenan vesperfeston. Sekvis 3 novaj kursoj kun 35 p. La kurso per korespondado gajnis 10 novajn lernantojn. Dufoje monate oni priparolas libere elektitan temon. — En Elouges k. Wasmes K-do Harmand gvidas kursojn. — Francio. En Parizo nun funkcias 9 esp. kursoj publikaj k. senpagaj, organizitaj de la Esp. Lab. Grupo, krom la konstanta kurso por korespondo. En la lasta lunda kunveno ĉe la Laborborso nia K-do Christensen el Ĉikago paroladis pri siaj peresp-aj vojaĝoj tra Sovetio k. aliaj eŭropaj landoj, konkludante, ke «ne estas necese lerni, sed uzi esp-on». — Germanio. Sukcesa esp. propagando en Mittweida. Kurso kun 12 p. komenciĝis. — Nederlando. En Amsterdam oni ne bezonis fari ian «propagandan» laboron k. denove povis organizi nombron da kursoj, provizore nur 8. La tiea Grupo fariĝas ĉiam pli konata — el tre diversaj flankoj oni petis al ĝi organizi kursojn specialajn por la venonta vintro. — En Leiden la SAT-anoj venontan vintron ĉiuĵaŭde vespere kunvenos en la Popoldomo, salono 4, Heerengracht. Tie ili pritraktos en esp-o ian temon, k. la reston de l’ vespero pasigos per tradukado, interparolado ktp. — Sovetio. La esp.-ĉelo de PTT-laboristoj en Leningrad aranĝis dusemajnan ekspozicion kun plena sukceso. Nun ĝi estas translokigita en la Ŝtata poŝt-telegrafa Muzeo.

*

NIA POŜTO

265. — Via agiteca alvoko taŭgas por viaj nacilingvaj gazetoj, ne por «S-ulo».

8900. — Via artikolo «Unu horon en Franzensbad» jam aperis en n-o 156. — Ni ne konsentas enkonduki laŭdan rubrikon en «S-ulo»; ni ne imitu la neŭtralulojn tiurilate. — Estas vere, ke ni estas informitaj pri la speciala dejoro de la de vi menciita K-do. — Pri elekto de verkoj ekzistas ĉe SAT Lit. Komisiono. Al ĝi okaze sendu vian «dramon». Via «Tago» aperos siavice. La ricevita foto ne taŭgas por ricevi bonan kliŝon. E L.

693 k. a. — Ni rediras, ke anoncojn aŭ informojn kun anonca karaktero ni ne povas publikigi senpage.

6727. — En la komenco de la Oficiala Klasika Libro mem estas klarigite, ke la signitaj per komenca ĉeflitero radikoj estas tiuj de l’ Fundamento! Red.

*

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

Martakoĉ (armena, Alvoko al batalo), Tiflis, n-o 222 (1382): Lastaj leteroj de Sacco k. Vanzetti. — Väst-Svenska Kuriren, Göteborg, 5. 10. 27: Germanio super ĉio. — Strahdneeku Awise, Leepajâ, 5. 10. 27: Lastaj leteroj de Sacco; 7. 10. 27: Jugoslavio — lando, kie oni mortas pro malsato. — Atpûtai, Leepajâ, n-o 281: El sendependa Turkio.

[REKLAMO p.7] ★ La gazeto de la juna generacio. Esperanto-Junularo. Universala Instruilo kaj Praktikilo. Abonprezo: jare por 8 numeroj: 8 leterafrankoj al eksterlando (= 8 respondkup.) = 1 Sm 0,48 us. dol., 2 Rm., 2,50 sv. fr., 2 ŝil. Oni povas aboni kvaronjare. Anoncprezo: Anonceto de 10 vortoj (krom unu adreso) 2 leterafrankoj al eksterlando. Redaktejo kaj administrejo: A. Neupert, Wedellstrasse 17 Leipzig N 23 (Germ.)

— pàgina 8 —

40 SENNACIULO

Enhavis priesperantajn artikolojn aŭ notojn:

Elternhaus und Schule, Wien, okt. 27. — Salzburger Wacht, okt. 27. — Strahdneeku Awise, Leepajâ, 8. 10. 27.

Enmetis enesperantajn artikolojn:

ISK, Schlüchtern, Germ., okt. 1927: Esperanto en popollernejojn!

[BILDO p.8 | 12,14,38,20] Desegnaĵo: malfermita libro kaj plumo, kaplinio de la rubriko Recenzejo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

A Worker looks at History (Laboristo rigardas en la Historion) de M. Starr. Dua, revizita eldono. Eldonejo: Plebs League, 162-a, Buckingham Palace Rd. London, S. W. 1. Formato: 18×12 cm., 140 pĝ. Prezo: 1 ŝil. 6 pencoj.

Domaĝe, ke loko mankas por recenzi nacilingvajn eldonaĵojn; almenaŭ ni gratulu la aŭtoron, kiu inter aliaj verkoj ne forgesis citi «S-ulon», kiel fonton el kiu li ĉerpis materialon. Ĉiu anglalingvano mendu la libron.

Literatura Informilo de la Esperanto-fako ĉe la eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig, n-o 4, somero 1927; Esperanto Wörterbücher, Esperanto Lehr- und Lesebücher, de la sama eldonejo. Formato: 24×16½ cm. Senpage riceveblaj.

Krom pensiga, iom revolucia ĉefartikolo «Post kvardek jaroj» k. listo kun specimenaj paĝoj de la eldonaĵoj de tiu firmo, estas donitaj ankaŭ la statutoj de la Esp.-Instituto por la Germ. Respubliko.

ONI PLENDAS

K-do Wilhelm Wappler (2394) el Mittweida, Saksio, pri nericevo de respondoj el Sovetio. «Kun Rusio mi ĝis nun spertis, ke oni tie volontege akceptas detalajn leterojn, sed rekompenci per samaj leteroj oni tute ne estimas necesa. Aŭ ĉu eble ili ne rajtas?»

Ni ree avertas ĉiujn K-dojn k. Grupojn, kiuj anoncis korespondadon aŭ interŝanĝadon ktp., ke estas ilia devo respondi aŭ almenaŭ klarigi la aferon. Alimaniere oni perdas la emon kaj fidon pri korespondado. Red.

NEKROLOGO

Kun sincera malĝojo ni informas la membraron de SAT pri la morto de nia altestimata K-do

Josef Brauhart,

eksoficisto, kies vivo estingiĝis la 7. okt., kaŭze de la proleta malsano.

Kvankam de kelkaj jaroj katenita al sia loĝejo, li tamen estis unu el la plej perfektaj esp-istoj k. modela SAT-ano. La kremacia (bruliga) asocio «Flamo» prizorgis la cindrigon de lia kadavro.

Honoron al lia memoro!

La funebrantaj SAT-anoj de Salzburg-Aŭstrio.

[REKLAMO p.8] En germanlingvaj regionoj loĝantaj kaj germanlingvon uzantaj K-doj mendu lernolibrojn, vortarojn, propagandilojn por Esperanto kaj ĉion al Esperanto rilatantan ĉe la Laborista-Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj Wasastraße 16, Leipzig C 1. Ni rekomendas interalie:

LERNOLIBROJ: (mk. germ.) Esperanto-Unterricht nach grammatikalischer Lehrmethode (Deubler) . . . 1.50 Esperanto-Unterricht nach neuzeitlicher Lehrmethode . . (Puff) . . . 1.50 Esperanto-Lehrbuch und vollst. Grammatik von F.C. Richter . . . 1,—

FLUGFOLIOJ: Einführung in die Welthilfssprache „Esperanto» . . . 100 pecoj = 1.00 An die Mitglieder aller prolet. Kampfes- und Kulturorganis. . . 100 „ = 1.00 An alle dem Arbeiter-Sportkartell angeschloss. Vereine . . . 100 „ = 1.00 Die internationale Sprache des Radio . . . 100 „ = 1.00 Flugblatt gegen Ido . . . 100 „ = 1.00 Anklebezettel . . . 100 „ = 0.40

AFIŜOJ: LEA-Plakat, Globus mit Mann . . . 1 peco = 0,30 LEA-Plakat, 40 Jahre Esperanto . . . 1 „ = 0,15 LEA Kantaro . . . 1 „ = 0,40

Ĉiu SAT-ano estu santempe LEA-ano!

[REKLAMO p.8] Jus aperis: Humor’ de l’ mondo en Esperanto de D-ro Emil Pfeffer. La ŝerco, sprito kaj anekdoto de diversaj popoloj en Esperanto kun akompanata germana teksto kaj lingvaj klarigoj. 96 paĝoj — Prezo 0,50 mk. germ.

De la sama aŭtoro: (mk. germ.) Esperanto en 10 lecionoj (lernolibro por germanoj) . . . 0.25 Unua Esperanta legolibro por komencantoj kaj kursoj . . . 0.25 Vortaro Esperanta-Germana . . . 0.25 Vortaro Germana-Esperanta (30 000 tradukoj) . . . 1.— Ĉu vi parolas Esperante? (Enkonduko en la esperantan konversacion) . 0.25 Esperanta Komerca Korespondo . . . 0.50

Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Administracio de SAT, R. Lerchner, Leipzig O. 27, Colmstr. 1. Poŝtĉek-Konto 6835.

KOREKTO KAJ ATENTIGO. — Kiel multe ni dezirus ŝpari la jenan lokon, evitante ĉi «rubrikon». Sed kvazaŭ iu neŭtrala diablo persekutas la lingvan perfektecon de nia gazeto. Jen ankaŭ en la lastaj n-oj enŝoviĝis kelkaj eraroj, eĉ manko de tuta frazo. Nun ni esploras la aferon por scii, kie perdiĝis tiu frazo kaj kiu kulpas pri tio. Do, la plej gravaj korektindaĵoj:

En n-o 159, pĝ. 17, kol. III, lin. 4, anst. ĝiaj, legu siaj; pĝ. 18, k. II, l. 16, anst. donis, legu ĵuris; pĝ. 19. k. I, l. 35, forigu la vortparton strik-; k. III, l. 5 de malsupre, forigu la fincitilojn; pĝ. 20, k. I, ĉie legu analfabetoj; l. 35, forigu ajn; k. II, l. 34, post tero metu komon; k. III, l. 12, forigu vi, legu tion anst. ĝin; l. 47, antaŭ transiras metu li; pĝ. 21, k. II, l. 12, legu senhalte; pĝ. 22, k. I. l. 18, legu edziĝu; k. II, l. 18, post 20 miloj metu (?); pĝ. 23, k. I, de malsupre: l. 2, legu senĉapeliĝo, l. 4, legu atentegi, l. 21, legu ĝiaj; k. II, de malsupre: l. 7, legu eduk- kaj tendenc-esenco; de supre l. 20, legu «mifrati»; pĝ. 24 sub Recenzejo, k. I, l. 8, aldonu: (por SAT-anoj duonpreze).

En n-o 158, pĝ. 11, kol. I, l. 37, mankas la jenaj vortoj post Nuntempe: kun sincera bedaŭro pri lia morto, la ĉinoj havas la deziron sekvi konforme je lia profetaĵo la vojon al heligo kaj prosperigo por. Sama pĝ., k. II, l. 15 kaj 16, forigu la vortojn ke kaj daŭrigi. Krome, en la Senn. Stud. Paĝo, k. I, en la komenco de la artikolo «Studentaro en Hispanio» estas ia stranga fuŝaĵo. Sama kolono, l. 9 de malsupre, la vortojn kiel hejminstruistoj metu post laboras: k. II, l. 31, post Hispanio metu dupunkton.

Nature, ĉiam okazas, ke enŝoviĝas eraretoj, kiuj ne aliigas la sencon. Tiujn, memkompreneble, ni ne korektas, ĉar tion povas fari la leganto mem. Estontece ni zorgos, kiel eble plej malmulte kaŭzi al ili tian «gimnastikon», kvankam ni ne povas mem korekti kaj revizi la presprovaĵojn. Red.

ATENTU!

Organizoj kaj apartaj korespondemuloj estas invitataj koresp. kun Redakcio de loka gazeto. — Skribu pri lab. vivo.

Adr.: Redakcio «Voronejskaja Kommuna», Voronej, (USSR.).

SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al kiu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!

ENHAVO:

Pri Hindio, de I. H. K. pĝ. 33
Internaciaj sindikataj Problemoj, de A. Scheel „ 34
El Usono, de 1306 „ 34
Hungaria Proletaro funebras, de 8740 „ 35
Laborista Radio-amatora movado en Nederlando, de 670 „ 35
Plu pri Suda Afriko, de 488 „ 36
Faktoj kaj komentoj „ 36—37
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, E. Lanty „ 36—37
Tago el mia Vivo, de 7714 „ 37—38
Mia buĝeto, de Dojĉle „ 38
Rimarkoj de Intelektulo, de I. R. M. „ 38
Tra Esperantio „ 39—40
Anoncoj „ 40

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 162, 10 de novembre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

4-a Jaro. N-o 162 — APERAS SEMAJNE — 10. Novembro 1927

[BILDO p.1 | 42,2,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», la emblemo de SAT, super la titolo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner

EL LA SENDEPENDA IRLANDO

Ĉiu memoras pri la longaj kaj sangaj bataloj de la irlandanoj por sendependigi sian landon. Burĝaro kaj Laboristaro unuecfronte batalis por akiri nacian liberecon. Britio fine devis cedi. Jam de kelkaj jaroj Irlando ĝuas preskaŭ kompletan sendependecon.

Estas vere, ke ĝi ne havas la liberecon posedi nacian militŝiparon kaj nacian armeon¹)! Mi supozas tamen, ke tiu iom limigita sendependeco ne grave influas la ekonomian situacion de la “Free State“ (Libera Ŝtato). Sekve la “sendependaj“ irlandanoj devus esti nacie feliĉaj. Se tiel ne estas, do vane fluis la sango de la naciistaj ribeluloj; trompite de erara ideologio la martiroj do vane oferis sian vivon…

Pri tio la legantoj konkludu mem el la legado de la ĉi suba priskribo. Trad.

Tuj ĉe alveno en Irlando oni havas neforigeblan impreson pri terura mizero. Ĝi disetendiĝas sur la homoj, ĝi elsorbiĝas el la domoj per putraj eliĝoj. Oni “flaras“ landon al kiu mankas mono, popolon tiom premegitan kaj senenergiitan, ke ĝi ne plu havas viglecon.

Dublino ne plu havas eĉ ŝajnon de ĉefurbo. La stratoj estas malpuraj, malbone zorgataj, trakurataj de prahistoriaj tramoj, kun veturiloj kadukaj, kiuj vidigas ruston sub ŝmiraĵo tro malnova. La pretendemo de kelkaj novaj konstruoj ne sukcesas vuali la kadukiĝon de ĝia ĉefstrato, la fama Sackville Street (Sakvil Strit) kiu, post jaroj, ankoraŭ montregas la dolorajn vundojn de la civila milito.

Sur la ponto O’Connell (O’Kon’l), kiu trans la rivero Liffey (Lifi) ligas la sudon kaj la nordon de la urbo, laboristoj starigas longan galerion el ligno blanke ŝmirita, por soleni iun “Civitanan Semajnon“, por kiu la senmona registaro oferas 50 000 sterlingojn. Tio malagrable kontrastas, kvazaŭ freŝa kolkrispaĵo sur malpura robo. Tra la naivaj, truaj desegnaĵoj de la ornamelstaraĵoj aperas — tragedia rememorigo! — la ruinoj de la Customs House (Limimposteja Domo) ĉe kies bazo malrapide fluas la malpuraj akvoj de la Liffey, senigita je ŝipoj. Pli malproksime, laŭlonge de la kajoj, kie mizere treniĝas senlaboruloj, la Four Courts (La Kvar Kortoj) — heroa tombo de multaj revoluciuloj — malfacile sukcesas elmontriĝi el la rubo. La sola notinda aktiveco en la urbo renkontiĝas apud la grandega bierfabriko Guinness (Gines), kiu disverŝas tra la mondo milionojn da bareloj da nigra biero.

En la stratoj svarmas malsatanta loĝantaro, vaganta sencele, falinta en finan malaltiĝon pro tro longa malaktiveco. Sub delikata kaj insidema pluvo, virinoj kun gluece malpuraj ŝaloj, kun vizaĝoj markitaj de signoj el neforigebla mizero kaj malsato, trenas malantaŭ si ĉifone vestitajn kaj nudpiedajn infanojn. Ĉie vidiĝas plej ofte malsatanta loĝantaro; ĉie disetendiĝas malpura, naŭza, senenergiiga, indignegiga mizero.

En la centro de la urbo, tute proksime de Liberty Hall (Salonego de la Libereco), mortaĉinta hundo, en la mezo de la vojo, liveras la putraĵon de siaj intestoj kiel manĝaĵon al miloj da muŝoj…

Kun Jim Larkin (Ĝim Lâkin) mi trairis kelkajn multehomajn kvartalojn en la nordo de Dublino. Tie staras altaj, funebre aspektantaj, mizeraj domoj; sur la strato; svarmas senlaboruloj kaj kompatindaj geknaboj senŝuaj, senvestaj, baraktantaj en la putriĝa malpuraĵo de la kanaletoj. En tiuj domoj loĝas meznombre dudek kvar familioj. Po unu familio en ĉambro! Po dek aŭ dek du personoj en familio!

Kiel vivas tiu loĝantaro? Tio estas preskaŭ mistero. La luo de tiuj domoj estas plimultkosta ol en Londono mem. Meznombre ĉiu ĉambro estas luata po 10 ŝilingoj semajne. La pagprokrastantoj estas kompreneble multnombraj. Sed la reakcia registaro de Cosgrave (Kozgrev) forpelas la malriĉulojn laŭ postulo de rabemaj domposedantoj. Antaŭ nelonge 21 familioj estis forpelitaj surstraten.

La nutraĵo, eĉ la pano mankas al tiuj viktimoj de la senlaboreco. Kion ili manĝas? mi demandis al Larkin. “Nur dio tion scias“, li respondis.

Kaj tamen ĉe la fundo de tiu kruela mizero kuŝas resto da denaskita fiereco: tre malmultaj estas la almozpetantoj.

Mi demandadis senlaborulojn. Ili kaj iliaj familioj vivaĉas per preskaŭ nenio. Okaze ili plenumas iajn komisiojn aŭ dejorojn. Ili helpas unuj al aliaj…

La senlaboreco atingis neimageblajn proporciojn. En Dublino estas 60 000 senlaboruloj, el kiuj nur 16 000 ricevas malaltan monhelpon. De du jaroj en tuta Irlando la senlaboreco senĉese pligrandiĝis. Ĉie fabrikoj fermas la pordojn; pocente fervojistoj estas maldungataj. Milope la elŝipigistoj vagadas senokupe tra la senvivaj havenoj.

Irlando estas grandega senlaborulejo.

C. David.

El “L’Humanité“ (La Homaro) kompiltradukis: E. L.

¹) Tio eĉ ne estas tute vera: Irlando povas havi nacian armeon, sed la rilato inter la nombro de ĝiaj soldatoj kaj ĝia loĝantaro ne povas superi la rilaton ekzistantan inter la nombro de anglaj soldatoj kaj la angla loĝantaro.

— pàgina 2 —

42 — SENNACIULO

SENNACIULO EN DEMOKRATA RESPUBLIKO!

Antaŭ 20 jaroj familio F. el Aŭstrio enmigris Germanion, urbon Breslau. La malriĉeco estis kaŭzo, ke ĝi ne povis aĉeti restad-permeson en Germanio. Ĉiuj infanoj de la familio estas naskitaj en Breslau. Do, ili estas — laŭ leĝo natura — regnanoj de Germanio. Sekve de la pac-kontrakto de Versailles la unua hejmloko (aŭstria) fariĝis urbo de Polio. Per tio la infanoj de la familio fariĝis regnanoj de Polio, malgraŭ ke ili scipovas eĉ ne unu vorton de pola lingvo! Antaŭ kelkaj monatoj la plej aĝa filo ricevis ordonon: foriru el Germanio tuj! La kaŭzo: li estis punita, pro malgrava afero, per mallonga malliberigo. La patro provis nuligi la ordonon; do sensukcese. Je la 26. 3. 1927 li estis arestata. Je la 30. 3. oni transportis lin kaj 20 K-dojn al Beuten (apud landlimo). Poste aro da policistoj “gvidis“ ilin ĝis landlimo. Sur kampo, dum pluvego, ili nun staris kiel hundoj! La policistoj nun forlasis ilin, dirante al ĉi-tiuj “senŝtatanoj“: “Iru tien, tie estas Polio!“ Nun multfoje okazis jena dramo: La 21 homoj dum tuta tago vagadis inter la polaj kaj germanaj limgardistoj, sur mallarĝa parto de “neŭtrala lando!“ Ili provis kaŝe “enmigri“ Germanion denove. Sed, la sama teatraĵo! La filo de F. revenis Breslaŭ’on. Tie li denove devas timi novan arestigon, ĉar li troviĝas en Germanio “kontraŭleĝe!“

La dispartigo de la mondo laŭ diversaj ŝtatoj kaj nacioj estas io vere admirinda!

(Esp. Informejo, Schweidnitz.)

Laboristaj forpermesoj kaj libertempaj kolonioj kooperativaj en Francio

Post la VII-a SAT-kongreso mi pasigis mallongan ripoztempon en kooperativa libertempejo. Tiuokaze, ŝajnas al mi interese, je kooperativa vidpunkto, skizi la historion de tiuj “libertempaj kolonioj“, kiel ni nomas ilin, kaj raporti pri la vivaranĝo en ili.

Unue, mi diru kelkajn vortojn rilate la demandon pri la laboristaj forpermesoj. La laboristoj ĝuantaj pagatan forpermeson estas privilegiuloj. Tamen la nombro de ĉi tiuj estas jam atentinda. Iom post iom la “rajto al forpermeso“ emas enpenetri niajn morojn. Antaŭ duonjarcento preskaŭ nur la ŝtataj aŭ komunumaj geoficistoj aŭ laboristoj kaj la fervojistoj ricevis libertempon. Dum lastaj jardekoj la afero pliboniĝis. Krom la ĉi supraj laboristoj, nun la geoficistaro de bankoj, de multaj komercaj kaj industriaj firmoj, de transportkompanioj, de la grandaj parizaj magazenoj, kaj eĉ la gelaboristoj de industriaj entreprenoj — verdire ankoraŭ nemultaj — ĝuas post kelka tempolimo de dungado ripoztempon tute aŭ parte pagitan.

Ekzemple en la presejeto, kie mi laboras kiel kompostisto, la laboristoj ĝuas de kelkaj jaroj dusemajnan forpermeson kaj ricevas dume unusemajnan salajron. Tio ne estas escepto. Mi konas kelkajn pli gravajn presejojn, kiuj pagas semajnan forpermeson, kaj verŝajne same estas en aliaj industrioj. Ankaŭ ekzistas metiistoj ricevantaj altan salajron, kiuj povas ĝui ripoztempon eĉ se la mastro ne pagas ĝin.

Bedaŭrinde la grandnombrega amaso da laboristoj ankoraŭ ne ricevas la rajton ripozi dum kelkaj tagoj jare, kaj por ĝin atingi ĝi devos bataladi ankoraŭ multe kaj daŭre…

Se estas agrable ricevi pagatan forpermeson — eĉ mallongdaŭran — estus pli agrable ĝin ĝui for de la bruoplena urbo, for de la atmosfero venenigita de la metiejaj kaj fabrikaj fumoj, ripozante sur iu kvieta kamparo kaj forgesante tie la ĉiutagan vivon. Malfacila afero por laboristo, precipe se li havas kelkinfanan familion. Ne ĉiuj havas parencojn aŭ amikojn sur kamparo, kiuj povas gastigi ilin dum la forpermeso; aliparte la vivo en hoteloj, eĉ senluksaj, kostas tro kare por ilia monujo (estas interese noti, ke ordinare la hoteloj estas plenplenaj, kaj ofte estas malfacile trovi lokon).

Tiuj cirkonstancoj, jam antaŭ preskaŭ dudek jaroj, instigis la kreon de libertempejoj, kie la laboristoj povos ripozi por ne alta prezo. Ĝin iniciatis aro da sindikatanoj kaj socialistoj, kiuj fondis du kooperativajn societojn, starigitajn per 25-frankaj akcioj, nome: “La Nature pour tous“ (La Naturo por ĉiuj) kaj “Le Grand Air“ (La Plena Aero), ĉi tiu socialista.

La “Nature pour tous“ fondis, en 1909, sian unuan kolonion en kazina ekshotelo de Saint Trojan, sur insuleto Oléron en Atlantika Oceano, kie povas gastiĝi 200 personoj kune. Poste ĝi malfermis establojn¹) en Chatelaillon sur la kontraŭa marbordo en departemento Charente-Inférieure, en Yport (Seine-Inférieure) sur la marbordo de la Manche, proksime de la fiŝista haveno Fécamp, kaj kvaran en Allevard (Isère), banvilaĝego sur la alpa montaro en rava situo.

“Le Grand Air“ unue instalis sian kolonion en sufiĉe konata marbanejo Pornic (Loire-Inférieure). Ĝi baldaŭ fariĝis tro malgranda. Aliflanke la hotelestroj vidis malkontente la revoluciulojn invadantajn la urbeton, ĉar ili riskis perdi la burĝan klientaron. Tiam “Le Grand Air“ aĉetis tre kare grandan hotelon starigitan sur la bordo de Morbihan’a golfo, en la vilaĝeto Larmor-Baden, ne malproksime de la urbo Vannes; la hotelo, kie povas loĝi kune 250 kolonianoj, estas konstruita sur duhektara bieno kun belaj arboj. Tre interesa estas la regiono pro la multenombraj prahistoriaj memoraĵoj kaj la proksimeco de la insulo Belle-Isle.

Krom la akciposedantoj, estis akceptataj en la kolonioj ĉiuj membroj de sindikatoj kaj de maldekstraj partioj. La konstruoj de ambaŭ societoj estis rekviziciitaj por loĝigi soldatojn aŭ flegi vunditojn. Kiam finiĝis la hombuĉado, la bienoj pro senzorgo troviĝis en tiom malbonega stato, ke malgraŭ la monkompensoj ricevitaj de la ŝtato, ambaŭ societoj ne povis restarigi la entreprenojn. Estraranoj iris al la “Union des Coopérateurs“ (Unuiĝo de Kooperativanoj), grava kooperativo de la Pariza regiono, ĉ. 70 000 membroj. Rezultis interkonsento, laŭ kiu ĉiuj kolonioj fariĝis la propraĵo de “Union des Coopérateurs“, kondiĉe ke tiu ĉi pagu la ŝuldojn kaj repagu la monon pruntedonitan de la “Naturo“ por aĉeti ĝiajn bienojn. La fondintoj de ambaŭ kooperativoj konservis siajn rajtojn ĝui la koloniojn.

Nun estas akceptataj ĉiuj membroj de konsumkooperativo aliĝanta la nacian federacion. Ne kooperativanoj estas akceptataj, laŭ libera loko, kondiĉe ke ili aliĝu la societon, pagante almenaŭ 25 frankojn el la 100-franka akcio.

La restadprezoj estas malaltaj kompare kun la hotelaj prezoj. Nunjare ili estas:

por ĉiu persono
1 persono en 1 ĉambro: 140 fr. semajne¹)
2 personoj „ 1 „ 120 „ „
3 personoj „ 1 „ 115 „ „
4 personoj „ 1 „ 110 „ „

Antaŭ la 10. julio kaj post la 28. aŭgusto la supraj prezoj estas malpliigataj po 7 fr. semajne. En Larmor-Baden la prezoj estas 1 frankon tage malpli altaj.

Estas enkalkulata la kosto de la loĝado kaj nutrado. La infanoj ĝis la 3-jara aĝo ne pagas, sed la gepatroj devas prizorgi ilian nutradon. De 3-a jaro ĝis 9-a jaro ili pagas duonan prezon. La restado estas kalkulata laŭsemajne, de dimanĉo al dimanĉo. Laŭ ebleco estas permesate resti pliajn tagojn, pagante specialan plian tarifon por ne tuta semajno.

Enskribigante sin, la kolonianoj pagas kotizon 5-frankan por familio, se ili konsumas produktojn en iu kooperativo (nekonsumantoj pagas 20 frankojn), kaj 10-frankan garantion por ĉiu persono semajne, dekalkulatan de la suma prezo, kiun oni devas pagi 10 tagojn antaŭ la forlaso de l’ kolonio. Se pro iu kaŭzo la foriro ne povas okazi, la societo repagas

¹) Zamenhof’a sed neoficiala vorto. Red.

¹) 1 dolaro valoras 25 fr. frankojn.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 43

la prezon, krom la garantio. Tamen, okaze de malsano aŭ alia grava okazintaĵo, la administra komisiono povas decidi la repagon de la tuta sumo.

La nutrado estas simpla, sufiĉa kaj ĝenerale bongusta. La menuo estas diversa por ĉiu manĝo kaj sama por ĉiuj. Tamen personoj, kiuj dietas, povas ricevi apartan manĝaĵon, interkonsentante antaŭe kun la kolonia mastrumanto. Por faciligi la servadon, oni postulas, ke la kolonianoj estu akurataj por la manĝoj. La malakuratulo devas pagi monpuneton da 25 centimoj en kaso, je la profito de la kelner(in)oj. Trinkmono estas laŭvola. Se okaze de ekskurso oni forestas manĝadon, la kolonimastrumanto repagas 3 frankojn, kondiĉe ke li estu avertita la antaŭan tagon. La manĝadoj okazas en komuna manĝejo, en la sidejo de la kolonio.

Du aŭ tri kolonioj ne estas sufiĉe ĉambrohavaj por loĝigi ĉiujn partoprenantojn. Tiaokaze, la administracio luas ĉambrojn ĉe privatuloj. Ĝenerale la ĉambroj estas sufiĉe komfortaj. Ili enhavas nur la necesajn meblojn. La kolonianoj devas alporti lit- kaj tualet-tukojn. Ili mem mastrumas sian ĉambron, kiun ili estas devigataj purigi forironte. Krom la devigo esti akurata por la manĝadoj, la kolonianoj estas tute liberaj pasigi la tempon laŭplaĉe. Ĉiusemajne ili elektas delegiton, kies tasko estas disdoni la korespondaĵojn, bonvenigi la novalvenintojn, aranĝi opajn promenadojn kaj ekskursojn, peri inter la kolonianoj kaj la mastrumanto kaj aŭtomobil- aŭ ŝipluantoj por la ekskursoj. Kutime ĉi tiuj luantoj konsentas rabaton. La delegito ankaŭ zorgas pri la aranĝon de la vendreda festo, ĉar en ĉiuj kolonioj okazas ĉiuvendrede koncerto kaj poste balo ĝis noktomezo. Unuvorte, la vivo estas tre agrabla. Ekzistas ĝenerale sufiĉe bona kamaradeco, kvankam la kolonianoj estas plej diversopiniaj, — ĉar en Francio la kooperativa movado emas al neŭtraleco politika.

La kolonioj estas malfermataj nur de majo ĝis fino de septembro. Ilin administras la komisiono de Sociaj Institucioj kaj mastrumas komerca servo. La uzantoj de l’ pariza regiono starigis klubon, kies celo estas kontroli la administradon, instigi plibonigojn, konservi kamaradecon inter la partoprenintoj. La klubo ankaŭ ekzamenas la opiniojn de la partoprenintoj, kiuj forironte ricevas folion, sur kiu ili estas invitataj noti siajn impresojn.

Lastan jaron la kvin kolonioj gastigis 3 048 personojn, kies restado sumis 7 812 semajnojn. La enkasigo estis 878 740 fr. fr., lasante iom pli ol 35 000 fr. da neta profito. La ĉiujara profito utilas por plibonigi la koloniojn.

Laŭ la informoj kompleze liveritaj al mi de la direkcio, multaj petas kreon de novaj kolonioj. Ĝi nun serĉas proksime de Parizo establon por gastigi la edzinojn kaj infanojn de la laboristoj, kiuj ankoraŭ ne ĝuas forpermeson, kie la edzoj povus pasigi la tempon de sabato ĝis lundo.

Por trovi la monon, necesus ke la ekzistantaj kolonioj estu pli intense ekspluatataj — ili estas plenplenaj nur dum julio—aŭgusto. Estus dezirinde, ke leĝo faru devigaj la forpermesojn al ĉiuj. Tiam la afero pli prosperus, ĉar ĉiusezone troviĝus ripozantaj laboristoj.

Hector Cachon.

La revoluciaj maristoj germaniaj

Denove preterpasis la monato septembro, kaj per tio estas pasintaj dek jaroj, de kiam niaj K-doj Reichpietsch kaj Cöbes (Rajhpiĉ k. Kjobes) devis lasi sian vivon sub la pafilkugloj de malĝuste informitaj soldatoj. Kiu ne plu memoras pri la ribelo de la militŝipistoj sur “Prinzregent Luitpold“ en aŭgusto 1917? La malgrandigo de la sapporcio donis al la jam fermentinta malkontenteco la signon de la malkaŝa ribelo.

Laŭŝajne cedis la ŝipestro, sed dum la veturado al Schillingreede (Ŝilingrede) oni enkarcerigis la ribelgvidantojn. Kiel fajro disvastiĝis la sciigo inter la K-doj de la tuta 3-a eskadro, al kiu apartenis “Prinzregent Luitpold“.

Por forigi la danĝeron de la ribelo la admiralo donis la ordonon: “Preta por batalo.“ Tamen, tro malfrue. Li aŭdis: “Estingu la fajrojn!“ La hejtistoj rifuzis la servon, postulis liberigon de ĉiuj kaptitoj kaj nenia pli malfrua puno al la ribelintoj. Dum la pritraktado venis nova sciigo: maristoj je kanonoj ankaŭ malobeas.

Ni rakontigu K-don partoprenintan, kiu estis kondamnita je 15 jaroj da malliberο, sed dum 1918 liberigita:

La militjuĝejo

— Kontraŭ mia ĉelo troviĝis K-do Cöbes. Nokte mi povis viziti lin, same kiel li povis veni al mi. Tiamaniere ni povis priparoli ĉion, kio estis necesa rilate al unuanimaj direktlinioj por la ŝiparmovada proceso.

Dum la proceso

Kiam mi estis fininta la defendparoladon por ĉiuj K-doj, iu el la provokistoj*) nomis nin mizeregaj mensoguloj kaj senhontuloj. Li estis preta juri, ke la movado ne estus havinta la celon per politikaj revoluciaj rimedoj akiri la pacon, kiel ni asertis, sed ke nia ĉeftasko estus krevigi la unuopajn batalŝipojn. Cöbes estus la plej granda malkuraĝulo, kiun oni povus imagi, ĉar li plej obstine estus batalinta por efektivigi la militŝip-krevigon. Mi tuj anoncis min por paroli, kiam subite eksaltis K-do Cöbes, kiu, mortpala pro kolero, trankvile kaj korekte kungvidis la proceson kaj deklaris, ke li ne lasus, ke tia mensogemaĉulo kalumniu lin kaj ke li malkaŝe konsentus kiel anarkisto pereigi la militŝiparon kaj tiamaniere akceli la pacon. Ni estis surprizitaj, ĉar estis klare, ke per tio K-do Cöbes fiksis sian destinon. Honesta li ankaŭ estis per siaj faroj kaj tamen — kontraŭ ĉi tiuj kanajloj li ne devus esti dirinta tion, ĉar ĉi tio ne rilatis lian personan honorsenton, sed la ekziston de la revolucia movado. Tamen ĝi estas okazinta. Per tio la proceso trovis sian finfinon.

Kvar tagojn pli malfrue, en belega aŭtunmateno, la sango de du grandaj martiroj de la proletara revolucio kolorigis ruĝe la teron, tiu de Reichpietsch kaj Cöbes. Al ni malfermiĝis la pordegoj de la pundomo Celle al nova martiraĵo, al nova torturo dum 15 longaj, timigaj junec-jaroj!…

La lasta nokto

La nokto estis veninta. Ni estis enŝlositaj, kaj nun komenciĝis turmentplenaj, teruraj horoj por ni. Reichpietsch troviĝis en ĉelo sub mi. Mi aŭdis lian senripozan paŝon. Kun Cöbes mi povis paroli ankoraŭ nur kelkajn minutojn en ĉi nokto. Li ŝajnis al mi ankoraŭ pli obstina ol ĝis nun. Eble ankoraŭ pli pala, sed tre kuraĝa. Tre trankvile li deklaris al mi, ke estus pli bone morti post kelkaj horoj ol post tagoj. Oni do scius pro kio oni oferas sin. Frazoj decidemaj kaj maltimemaj. En tiuj mallongaj minutoj de nia kunesto mi vidis Cöbes en lia tuta eminenteco. El liaj vortoj, el lia sintenado estis ekkonata la spirito de tiuj homoj, kiuj oferis sian vivon en la cara Rusio, jetis bombojn en la paradveturilojn de la nobelaro, kiuj en Parizo pafis per revolveraj kugloj en la korpojn de la tiranoj, kaj kiuj sur la “lido“*) de Venecio trapikis la koron de la ekspluatanto de l’ popolo. Li estis batalanto de sama konvinko kiel Sassulitzsch (Sasuliĉ) kaj Perovskoja.

Ni devis adiaŭi nin firme, kiel estis nia kutimo. Ni manpremis, promesis atendi la morton fiere kaj rekte, kaj disiris — devis esti la lasta manpremo…

Kaj poste komenciĝis la paŝado en mia ĉelo. Rekten kaj reen en preskaŭ ĉiama egaleco, kun varmega kapo. Kun la lasta forto de nia pensado ni serĉis savon. Sed la karceraj kradoj estis bonaj, kaj la tempo tro mallonga por trovi elirejon. Meznoktiĝis, kiam sur la strato pretermarŝis kantantaj maristoj. Oni aŭdis ilin de malproksime.

Ĉu ili sciis, kiu estis enkarcerigita supre?

*) Ne oficiala, sed internacia vorto. Red.

*) Itala vorto, signifanta ĉirkaŭbordon, insularon, dividitan per mallarĝaj kanaloj sude de Venecio. Red.

— pàgina 4 —

44 — SENNACIULO

Ĉu ili sciis, ke supre, en mallarĝa, varmega ĉelo, estis kvin junaj esperantaj homoj, kiuj starus post kelkaj horoj antaŭ la pafiloj de siaj mortigistoj?

Jam delonge mallaŭtiĝis la kanto de la maristoj celinta nin. La kazerna horloĝo batanoncis la tempon senkompate akre, longe. Ĉie regis silento, sole sub mi Reichpietsch tien kaj reen iris. Ĉiam tien kaj reen — senripoze, kio okupis liajn pensojn? Fine mateniĝis. Je la kvara horo mi aŭdis, kiel oni malŝlosis la ĉelpordon de Reichpietsch. Kriego — li devis eliri el sia ĉelo, poste nur aŭdiĝis voĉoj kaj tintado de ĉenoj. La ĉelpordo sub mi fermiĝis. Regis silento.

Tuj poste eksonis rapidaj paŝoj en mia koridoro. Nun necesis estri sin. Ekstere trankvila, mi apogis min al muro. Al la lasta destinhoro de mia vivo mi intencas trankvile kontraŭrigardi, kiel ni, Cöbes kaj mi, estis promesintaj. La paŝoj haltis antaŭ mia pordo. La ŝlosilo bruetis … sed ne sur mia pordo!

Ĝi trafis K-don Cöbes.

Mi aŭdis voĉojn, poste unuopan voĉon — laŭ la knara sonoro devas esti oficisto. Li laŭtlegis unutone la kondamnon. Orelon mi premis je la pordfendo, por aŭdi precize, kio okazis. La koro febre batis. Mi nur povis aŭdi, kiel li diris: “La amnestiigo de la hejtisto estas rifuzita, la kondamno estas plenumota!“…

Tiam dum sekundoj estis mortsilento. — Ŝajnis, la sango en miaj vejnoj haltis … Mi aŭdis la klaran, firman voĉon de Cöbes: “Mi estas preta — mian korpon vi povas disponi.“ Tiam refoje stranga tinto. Cöbes estis katenata. Mallonga ordono, kaj la gardistoj ekmoviĝis. Cöbes vokis al mi ankoraŭ foje tra la ĉelpordo: “Adiaŭ! Vivu bone!“ Tiam estis finite.

Reichpietsch kaj Cöbes devis atendi ankoraŭ longajn horojn ĝis sia morto. Firme ĉenigitaj, ili estis transportitaj per po dudek akompanantoj al Rejna fortikaĵo, por esti mortpafitaj tie. La soldatoj rifuzis mortpafi ilin, sed sensukcese, — ili estis transportataj al alia loko. Ankaŭ tie denove rifuzado. Ĝis finfine loko estis trovita, en kiun ankoraŭ ne estis trapenetrinta la vera senco kaj enhavo de nia movado kaj de niaj faroj.

Erarigita per naciaj frazoj, malklare kaj senklaskonscie, lasta rezervo paffaligis teren niajn kunulojn. Ili mortis por la afero de la revolucia Proletaro.

*

La unuan de septembro 1917 mortis la K-doj Reichpietsch kaj Cöbes per la kugloj de taĉmento de rejna bataliono. Ili mortis por ni, por nia movado, por sia kaj nia ideo.

*

Kaj per lasta adiaŭa saluto je niaj K-doj, kies morton la aktoj de la juĝejoj konigis al ni, ni povas diri al ni — al ni, ĉar iliaj korpoj ne povas aŭdi nin, kaj pri iliaj animoj la scienco ne povas sciigi nin, — ke, kiam ili el sia tombo alvokus nin: “Estu pretaj!“, ni povus respondi al ili:

“Ĉiam pretaj!“

Elgermanigis: SAT-grupo, Rabenstein i. S.

Nigraj Rasoj

Mi bedaŭrinde neniam vojaĝis en Afriko. Sed, ĉar ni ne sufiĉe legis en “S-ulo“ pri tiu mondparto ĝis nun, mi pensas, ke ni devas forigi tiun mankon, raportante pri la veremaj verkoj, kiuj rakontas pri la granda “Nigra Kontinento“.

Franca verkisto André Gide (Andre Ĵid) publikigis antaŭnelonge notojn pri sia vojaĝo dum julio 1926 ĝis februaro 1927 en franca kolonio Kongo, sub titolo: “Vojaĝo al Kongo“.

Lia libro estas sociala kaj interesegas nin tial. Tiu riĉa verkisto komencis sian vojaĝon nur kiel plezurpromenadon, por vidi landojn, por serĉi papiliojn, ĉar li estas entomologiemulo, granda ĉasisto de papilioj…

Sed, kiam Gide vidis la suferon de negroj, lia vojaĝo ŝanĝis la celon. Li ne ĉesis ĉasi papiliojn, sed li ĉasis precipe Malĝustecon… Malfeliĉa ĉasulo! Li, kiel Don Kiĥoto, povis trapasi nur malĝustegojn. Li protestis, poste foriris, kaj malantaŭ kiel antaŭ li, koloniulaĉoj persekutadis negrojn, en la granda silenta Afriko.

Jen la ĝenerala juĝo de Gide, pri la rilatoj inter negroj kaj blankuloj:

“Ju malpli inteligenta estas blankhaŭtulo, des pli stulta ŝajnas al li nigrhaŭtulo“.

Kutime, homoj vojaĝas kun tiom da nacia memestimego, ke ili restas blindaj antaŭ virtoj de alilanduloj. Diferencon ili taksas mankon. Ili ne komprenas.

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo kvina)

Ni jam scias, ke ĉiu klano havas sian propran totemon al kiu estas ligita la mana-o, forto, kiun komune posedas ĉiuj samklananoj.

Nu, regas malsato en kelkaj klanoj. Mortas malsateguloj. Kaj jen okazas, ke ano el iu klano mirige sukcesas en fiŝkaptado aŭ ĉasado. Li povas liveri nutraĵon al multaj klanoj. Kial tio povis okazi? Sendube nur tial, ke li sukcesis kapti pli grandan parton el la komuna mana-o. Kredeble tial ke la totemo de la klano, al kiu apartenas la bonŝanca ĉasisto, estas pli forta ol la aliaj. Tiam okazas, ke tiu totemo sin trudas al fratrioj kaj triboj. Same okazas, ke la individuo posedanta pli grandan parton el la mana-o estas akceptata kiel estro. Ĉi lasta eĉ fine sukcesos akapari; la tutan mana-on, kaj tiel individuiĝos la estreco:

“Por forigi la konkurencon de la totema kolektiva heredeco, la estro absorbas kaj simbolas en sia persono tiun heredecon. Li sin prezentas kiel heredan posedanton de la totemo. Kaj pro tio li fariĝas estro¹¹).“

Ne sufiĉas tiu pure mistika kredo por ke individuo sukcesu trudi sian estrecon. Necesas plie, ke li povu ankaŭ provizi la regatojn per nutraĵoj aŭ bienoj. Ĉe la stadio de teritoriaj grupiĝoj la ekonomio ja ludas sian rolon.

Tion oni konstatas ĉe multaj triboj per la stranga kutimo, kiun la etnografoj nomas potlaĥo.

Ni pruntepreni la difinon de tiu vorto en la jam menciita verko de Moret kaj Davy: “La potlaĥo estas treege komplika institucio, samtempe rita, jura, ekonomia kaj socia . . . Ĝi estas sendube ekonomia, ĉar oni interŝanĝas posedaĵojn, sed ĝi estas ankoraŭ pli socia, ĉar oni interŝanĝas posedaĵojn nur por interŝanĝi titolojn, por akiri rangon. Ĝi estas unue esence rita institucio, ĉar ĝi estas parto el ritaro… Kaj ĝi estas rita institucio ankaŭ, ĉar ĝi devenas el primitivaj fundamentaj ritoj kun devigaj donacoj inter fratrioj, donacoj, kiujn ĝi aliigas enkondukante en ili la principon de spito, logika sekvo de la principo pri konkurado, kaj uzante ilin por estigi malegalecon kaj ne plu por daŭrigi la ekvilibron. Sub konkreta formo, la potlaĥo estas festo, kiun oni donas kun la kondiĉo de repago kaj kiu konsistigas religian ceremonion, ĉe kiu venas komuniiĝi kaj samtempe kontraŭstari unuj al la aliaj la vivantoj kaj la mortintoj de la koncernaj klanoj. Tiu festo konsistas el solena disdonado de nutraĵo kaj donacoj, kiu aŭtomate igas la donacanton kreditoro de similaj disdonadoj, kaj kiu donas al li la rajton alproprigi al si parton el la nomoj, blazonoj kaj privilegioj de la konkurantoj, kiujn li senfamigis per sia malavareco kaj publike metis en staton de neebleco respondi sian spiton… Per la potlaĥo fondiĝas, montriĝas kaj kreskas la persona prestiĝo¹²); per ĝi la estreco individuiĝas…

“Jen estas submetiĝa kaj hierarĥia principo, kiu aliigas la tutan sociordon kaj anstataŭas la toteman komunismon per tiu oligarĥia individualismo…“

La potlaĥo kaj la kunfrataroj

Kiel oni vidas, la totema societo tute aliiĝis. Okazis vera revolucio. Sed oni erarus opiniante, ke la mistika kredo je

¹¹) A. Moret kaj G. Davy.

¹²) Internacie uzata vorto, ne ankoraŭ oficialigita. Red.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 45

Inter tiom da malbonaj regantoj, kiuj nur per armiloj «konatiĝadas» kun negroj, Gide ekkonis en regiono Ubangi-Ŝari iun bonan administranton, kiu inaŭguris novan metodon: Li fidas je negroj.

«Stultego!» kriegus aliaj koloniistoj, militistoj aŭ militemuloj.

La rezultoj estis bonegaj. Tio sufiĉe pravigas la metodon.

Tiu reganto de regiono Ubangi-Ŝari, s-ro Lamblin, fidis je negroj por konstruado de ŝoseoj. Memlaborantoj, la negroj komprenis la utilon de tiuj vojoj, ĉar ĉiu vilaĝo laboris por sia regiona ŝoseo, iom laŭ negra volo kaj inteligento, iom en kunlaboro kun reganto Lamblin.

Rezulto: Ubangi-Ŝari posedas 4 200 kilometrojn da bonaj vojoj, kiuj kostis 150 frankojn por kilometro. En alia regiono, ŝoseo, kiun faris francaj fakaj militistoj, kostis 25 000 frankojn por kilometro, kaj la nigraj laboristoj, batitaj, malsanigitaj ĉar amasigitaj for de siaj vilaĝoj, multege mortis.

Tiel malaperas ĉiam pli, en Ubangi-Ŝari, la terura trouzo de blankhaŭtuloj en Afriko: La Portado. — Laŭ portadrajtoj de ĉiopovaj blankhaŭtuloj, ĉiu estro de negrovilaĝo sub rekvizicio devas doni virojn, virinojn kaj ankaŭ infanojn, por portadi tridek kvin-kilogramajn ŝarĝojn dum kilometroj.

«Tiuj transportoj per homoj malbonigis mian tutan vojaĝon», skribas kaj reskribas André Gide, kiu ne povis iĝi vera koloniulo.

Bedaŭrinde, s-ro Lamblin estis nur granda escepto. Li mem nur povis fari ion ĝustan, kiam ĝusteco ne kontraŭtrafis la profitojn de «Kompanioj».

Tiuj sennomaj ekspluatsocietoj estas la veraj reĝoj de ĉiuj kolonilandoj.

Tie neniu rajtas paroli aŭ agi kontraŭ la Kompanio. Se reganto agas tro ĝuste por negroj, memkompreneble li malhelpas la profitojn de Ĝia Moŝto la Kompanio, kiu bezonas sklavojn kaj nur sklavojn.

Tiel, la Pariza Estraro tuj ŝanĝas la tro bonan reganton, vokas lin returnen en Francio: «Li estas nekapabla por kolonio…», aŭ donas al li malhigienan postenon, kie li mortas, aŭ malgrandigas lian povon, sendante al li pli kapablan (tio estas krimeman) kunlaboranton.

Iĝu krimulo aŭ perdu postenon, administristo! Ili kutimas je bruteco, kaj la ordo, la kapitalista ordo, denove regas. Intergratuloj! Ĉiuj estas kontentaj. Negroj mortas, forkuras en densan arbaron, en belgan Kongon, por ne ĝui tiun ordon.

Tion diras, tra du ĉasoj de papilioj, la verkisto André Gide, kiu estas tamen burĝo, kredanta ankoraŭ je kapitalista respubliko.

Ni notu tiujn faktojn. Sed ni, neligitaj per la ligiloj, riĉeco, konataro inter regantoj, delikatafekto, kiuj malliberigas tiun verkiston, ni elprenu el tiu libro kompletajn konkludojn.

Jes, la negroj petas eŭropajn kunlaborantojn. Jes, la «Yankee» (janki) kaj eŭropano estos ankoraŭ dum kelkaj dekjaroj la ĉefaj teknikistoj en la mondo, — la ĉevaloj de progreso. Sed ili ne plu posedu popolojn! — Baldaŭ ili ne plu posedos: koloniojn.

Same, kiel en Eŭropo mem: ĉu popoloj, ĉe ni, ne estas estrataj per eta reganta klaso? Ĉu la tuta mondo ne estas kolonio de kapitalo?

Sed sub la afrika suno tiu premego, — ne mildigata eĉ per ŝajno de homrajtoj, — verko de frenezuloj per profitdeziro, frenezuloj per drinkado, frenezuloj per suno, ŝajnas ricevi la forton de la suno mem.

Ni pensu pri niaj negraj fratoj.—Kiam komenciĝos disvastigo de esperanto en Centra, Okcidenta kaj Suda Afriko?

Jief. (7359).

totemo ĉesis efiki. La ekonomio sendube ludis en tiu aliiĝo gravan rolon, sed la kredoj, la ideoj daŭras esti potenca faktoro en la funkciado de la societoj. La riĉeco de individuo ja ebligas al li doni imponajn potlaĥojn kaj tiel akiri estrecon. Sed tio ne sufiĉas, li devas plie malprofaniĝi per akcepto en kunfrataron. Li devas tie lerni la sekretojn de komplikaj ritoj, kiuj liveros al li la eblon akiri la helpon de iu animo. Estro ja devas esti lerta ĉasisto por povi provizadi nutraĵon al la klananoj. Sed por trafi kaj mortigi, liaj sagoj bezonas mana-on. Kaj tiun forton la estro povas ricevi nur per sorĉaj alvokoj kaj magiaj ritoj.

La estro provizas la nutraĵon. Kaj la nutraĵo estas la vivo, la forto, ĝi sekve estas ankaŭ mana-o. Oni tuŝas tie kvazaŭ per fingro la ekonomian faktoron; sed samtempe ni vidas ankaŭ la rolon, kiun ludas la mistiko, la magio, la religio.

«La estro, kies fizika, teknika lerteco rilate ĉasadon kaj fiŝkaptadon, kies komerca kapableco kaj akirita riĉaĵo faras el li la homon, kiu devas regadi, povas tamen vere tion fari nur kondiĉe, ke li venu en kunfrataron, por tie ricevi kvazaŭ la sanktan oleon de estreco. Tiu konsekrado¹³) anstataŭas por li heredecon, kiam li ne posedas la ranggalonojn de heredeco; kaj kiam li havas ilin, la konsekrado estas tamen utila, ĉar se la heredeco ludas sian rolon en la societoj kun potlaĥo, ĝi ne plu estas la granda kaj unika mastrino.» (Moret kaj David.)

(Pluo sekvos). E. Lanty.

¹³) Zamenhof’a (laŭ Grosjean-Maupin), sed ne oficialigita vorto. Red.

Ĉu vi renovigis vian abonon al Sennaciulo?

[REKLAMO p.5] Ĵus aperis: E. IZGUR — NUR VOLU! — La festo de laboro kaj paco — Unuamaja kanto de ribelo — Eldono dua, reviziita kaj ilustrita — Prezo: 0,70 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27 — Colmstr. 1 (Germ.)

Faktoj kaj komentoj

Laborista patriotismo

«Ĉu finiĝis la senlaboreca krizo? Ĉu estas tro da laboro en Francio, por ke la grandaj fervojkompanioj estu devigataj fari mendojn eksterlande? Ĉu eble ili nur volas per tio tute subigi kaj mizerigi la francan laboriston?

«Tion oni emas kredi, legante en diversaj gazetoj la jenan informon: ‘La Litvagona Kompanio mendis eksterlande 1 000 vagonojn, kies suma prezo estas 1 miliardo’…»

La redaktoro de «L’Humanité» (La Homaro), el kiu ni ĉerpis la ĉi supran tekston, indignite kulpigas tiujn kapitalistojn pri malpatriotismo. Tute prave! La patriotismo fariĝas pli kaj pli arkaika ideologio, kiun la tutmonda ekonomio ne povas atenti. Sed la redaktoro devus konkludi, ke nur la laboristoj estas bonaj patriotoj, ĉar ilia protesto celas senlaborigi kaj mizerigi la eksterlandulojn. Estas ja memkompreneble, ke la unumiliarda mendo eksterlanden de la francaj kompanioj liveros laboron al «fremdaj» laboristoj.

Tiu simpla fakto unu fojon pli pravigas la devizon de SAT: Ni kutimiĝu al eksternacia pens-, sent- kaj agadkapablo.

La kulto al kadavroj

Proksimjare la kadavro de Sun Yat Sen estos translokata el ĝia provizora tombo en kolosan monumenton, al kies starigo, sur la deklivo de monteto superstaranta la sudan parton de Nankino, jam de 16 monatoj penadas 10 000 laboristoj. La dimensioj de tiu konstruo estos samgrandaj kiel tiuj de nia*) «Panthéon», sed «Panthéon», al kiu oni alirus per centŝtupa ŝtuparo el blanka marmoro kaj larĝa je trideko da metroj. La antikvaj tomboj de la Mingoj (ĉinaj imperiestroj. Trad.), tiu de Lenino estas nenio kompare kun tiu unika maŭzoleo… (Laŭ diversaj francaj gazetoj.)

La legantoj komentu mem kaj decidu, ĉu baldaŭ regos la Racio en la mondo, ĉu baldaŭ formalaperos la religioj?

*) t. e. Pariza. Red.

— pàgina 6 —

46 SENNACIULO

TAGO EL MIA VIVO

La rubriko «Tago el mia Vivo» ŝajnas al mi tre interesa, ankaŭ tre fruktodona. Per ĝi oni dispelas la vanajn revojn kaj fantaziojn. Laŭ mi tiu ĉi rubriko devas ekzisti, eĉ pli ampleksiĝi.

Ankaŭ mi volas diri ion pri mia mizera ekzistado.

Mi estas tabak-laboristo. La tabakkulturo en Bulgario okupas unuan lokon en la ekonomia vivo de Bulgario. En ĝi estas okupitaj pli ol 30 000 loĝantoj: viroj, virinoj, infanoj kaj gemaljunuloj. La centroj de tabak-kulturo estas: Plovdiv, Stanimaka, Ĥaskovo kaj Sofia. La tabaklaboristoj estas plej malamataj en Bulgario. Ankaŭ ilia vivo, post la militperforto, estas stranga kaj mizera.

Mi komencas laboron je la 7-a kaj ½ h. matene. Do, mi devas ellitiĝi je la 6-a matene por min lavi, vesti kaj matenmanĝi. Je la 7-a h. mi devas esti antaŭ la laborejo, kaj ĝuste je la 7,25 mi devas komenci la laboron. Ni laboras en unu sama laborejo ĉirkaŭe 100—800 personoj. Dum la labortempo estas 15 m. da ripozo, kiu okazas ĝuste je la 9½ h. Post du horoj ni denove interrompas la laboron por tagmanĝi. La tagmanĝa ripozo estas 1 horo vintre kaj 1½ h. somere.

Mi eliras el la laborejo kaj direktiĝas stratan barakon por manĝi. La manĝaĵo estas malbona, iafoje eĉ malbonodoras. Ĝi konsistas el legomoj kun viando kaj fazeolaj supoj. Dum vintro, kiam estas malvarme, mi aĉetas fromaĝon, olivojn kaj halva-on (turka sukeraĵo) por tagmanĝi. Dum somero, kiam ekzistas fruktoj, kaj legomoj, mi aĉetas akvomelonon, kukumon, tomatojn kaj vinberojn. Jen tia estas la tabak-laborista tagmanĝo!

Mi laboras 8 horojn tage. Sed iafoje mi laboras pli longe, kontraŭ mia volo. La mastroj sonorigas la sonorilon pli frue aŭ pli malfrue. Tiel mi devas labori pli multe ol la fiksita labortempo. Se mi protestas, la mastro diras: «Se vi volas multon scii, forlasu la laboron.» Mi devas silenti.

Posttagmeze mi komencas la laboron je la 1-a aŭ 1-a kaj ½, kaj je la 3-a h. posttagmeze mi denove faras 15-minutan ripozon. Je la 3-a aŭ 5-a kaj ½ vespere mi forlasas la laboron. La du horojn, kiuj restas ĝis mallumiĝo, mi utiligas por legado: mi tralegas laboristajn gazetojn kaj unufoje semajne mi ricevas «S-ulon», kiun mi tralegas dum libera tempo. Se estas laboristaj kunvenoj, mi vizitas ilin, ĉar mi estas sindikatano. Je la 9—10-a h. vespere mi enlitiĝas. Kaj tiel ripetiĝas senĉese… Bulgara SAT-ano 1130.

La laboro estas nia sola vojgvidanto, nia sola majstro kaj dio. La Laboro liberigas la homaron el la mensogo kaj maljusteco, ĝi donacas al tiu virecon kaj ĝojon, amon kaj belon. Emile Zola.

Mia buĝeto

Dum ses monatoj (oktobro-marto) mi ĉiutage registris miajn en- kaj elspezojn. La rezulton de tiu zorga laboro mi nun volas publikigi por la SAT-anaro. Mi ne dubas, ke troviĝos imitantoj kaj tiam la gelegantoj de «S-ulo» havos klaran imagon pri la vivkondiĉoj en ĉiuj landoj.

Unue mi devas aldoni la necesajn klarigojn. Mi loĝis en 10 000-loĝantara urbo en USSR, okupante duĉambran loĝejon kun komuna kuirejo. Akvokondukilaro kaj kanalizo forestas en nia urbo. La elektrolumon mi instalis je mia propra konto. Mia familio konsistas el du personoj: mi kaj mia edzino. Mi okupis postenon en ŝtata oficejo kaj krom tio mi ankoraŭ laboris kiel ekonomia borso-agento. Mia edzino laboris nur hazarde de tempo al tempo kiel puristino en oficejo. Dum menciitaj ses monatoj mi 50 tagojn pasigis en oficvojaĝoj (en USSR komisiitoj ricevas duoblan salajron). Post tiuj enkondukaj vortoj mi prezentos unue mian enspeztabelon:

Enspezoj: rubloj¹) Elcentoj
1. Mia fundamenta salajro kaj aliaj diversaj kompensaĵoj 830,23 87,0
2. Salajro kiel borso-agento 79,01 8,3
3. Enspezoj de mia edzino 29,00 3,1
4. Vendado de diversaj jam nenecesaj al mi objektoj 6,95 0,7
5. Procentoj por mia ŝparmono 8,70 0,9
sume: 953,89 100,0

Do, por unu persono monate: 79,49 rubloj enspezaj.

Nun jen estas mia elspeztabelo:

Elspezoj: rubloj Elcentoj
1. Loĝejo 75,50 10,6
2. Hejto kaj lumigo 30,64 4,4
3. Komunum-komplezoj 7,00 1,0
4. Tram- kaj fervoj-biletoj 21,71 3,1
5. Nutraĵo 198,77 28,3
6. Biero kaj aliaj trinkaĵoj 12,05 1,7
7. Mastrumaĵoj kaj meblaro 113,95 16,2
8. Vestaĵo, tolaĵo kaj piedvestaro 90,27 12,9
9. Por kudrado kaj riparado 39,30 5,6
10. Tolaĵlavado 7,39 1,1
11. Higienaĵoj 6,70 1,0
12. Kuracado kaj medikamentoj 12,10 1,7
13. Libroj ĵurnaloj ktp. 38,21 5,4
14. Diversaj membrokotizpagoj 16,61 2,4
15. Sportaĵoj (fotoj) 3,23 0,5
16. Poŝtelspezoj 14,95 2,1
17. Por diversaj hejmlaboroj 6,48 0,9
18. Almozoj 2,31 0,3
19. Punmono 5,30 0,8
sume: 702,47 100,0

Do por unu persono monate 58,54 rubl.

El la entuta sumo mi elspezis en:

  1. Kooperativoj — 16,4 %
  2. Ŝtataj vendejoj — 18,0 %
  3. Privataj vendejoj kaj personoj — 65,6 %

Mi proponas al SAT-anoj, ricevantaj 30—40 rublojn en Sovetio, kaj al ĉiu K-do eksterlanda fari la saman statistikon. SAT-paro.

¹) 1 rublo = ĉirkaŭ ½ dolaro.

ISADORA DUNCAN

La 14. septembro n. j. en Nice (Sud-Francio) pereis tragedie la eminenta dancistino Isadora Duncan. Tiu, kiu per sia artista ludo ĉarmis kaj regis la korojn en la tuta mondo, fariĝis viktimo de malofta malfeliĉa hazardo: la unu ekstremo de ŝia koltuko enplektiĝis en radon de la aŭtomobilo, per kiu la baletistino estis revenanta hejmen, kaj ŝin sufokis, ŝin samtempe elĵetinte el la veturilo kun rompita spino.

Isadora Duncan estis naskita en San-Francisko (Nord-Ameriko) de patro skot-

[BILDO p.6 | 65,26,90,44] Desegnaĵo: virino kun du infanoj, kiuj sin premas al ŝi.

landano. Dediĉita al la ĥoreografia¹) arto, ŝi dancis kun nesuperebla pasio kaj fondis novan skolon en ĝi. Ŝi estis ne nur granda artistino, sed ankaŭ kreantino. Multnombraj estas ŝiaj adorantoj, kaj ankaŭ ŝiaj imitantoj. Ŝi povis doni sencon al arto, kiu ŝajnis antaŭ ŝi sin doni plej malmulte al sencigo, kaj en sia glora kariero ŝi interpretis (transdonis) sur la plej famaj scenejoj sinsekve la grandajn verkojn de Beethoven, Glück, César Franck, Ĉajkovski kaj Ŝopen, ludante jen kiel papilio, jen kiel cigno, jen kiel psikeo — blindige belega kaj kapturne vigla.

Isadora Duncan estis ne nur granda artistino, sed ankaŭ flama revoluciulino. Kiel niaj legantoj certe scias, ŝi restis sufiĉe longan tempon en Rusio, kie ŝi fondis sian danclernejon kaj donis grandan puŝon al la disvolvo de la nova proleta arto. Tie ŝi sentis senliman ĝojon, sin vidi kaj senti komprenata samtempe de la reprezentantoj de la spirita kulturo kaj de la proletaj amasoj mem de la granda rusa popolo.

Ĝis la lastaj tagoj de sia vivo Isadora Duncan restis revoluciulino. Ŝia lasta eliro sur la scenejon estis dum la amaskunveno, aranĝita de la loĝantaj en Parizo amerikaj liberaluloj kaj radikaluloj, kunvenintaj por protesti kontraŭ la ekzekuto de Sacco kaj Vanzetti.

La malfeliĉoj sekvis ĉie la vivĝojan artistinon. Ŝia dua edzo, la konata juna rusa poeto Sergej Essenin, memmortigis sin. Ŝiaj du infanoj droniĝis en la riveron

¹) Prezento de la dancoj per figuroj. R. trad.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 47

TRA ESPERANTIO

Por la Jarlibro

La propono de K-do Gulin rilate lokigon de fotoj en la Jarlibron, laŭ mia opinio, sekvigos entuziasman aprobon flanke de multaj GeSAT-anoj, precipe en la gejunulaj medioj. Tial mi opinias necese atentigi la Gek-dojn pri la danĝero, kiu kuŝas en tiu propono por nia tuta movado. Antaŭ ĉio ni ne forgesu, ke nia SAT-movado estas proleta, disvastigata en la plej diversaj reakciaj kapitalistaj ŝtatoj. Konsiderante tion, ni pripensu, ĉu nepre estos eviteble, ke la servantoj de la kapitalista reĝimo, la policoficistoj en la diversaj landoj, havigu al si nian Jarlibron, kaj ĉu nepre necesas, ke ni mem helpu al ili ricevi ne nur la nomojn kaj adresojn, sed ankaŭ la fotojn de niaj gemembroj? Oni ne pentu poste. Ni ne baru mem nian vojon! Sendube, per lokigo de niaj fotoj ni havus la plej bonan el ĉiuj jarlibroj, sed samtempe niaj malamikoj havus la plej bonan informilon, la plej taŭgan persekutilon. Pro tio ni ne lasu nin logi sur la glacion de senpripensa memperfido.

Singardemulo.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Aŭstrio. La Aŭstria Lab. Ligo Esp-ista, grupo Köflach aranĝis ekspozicion en Köflach k. Voitsberg. K-do Wakonigg gvidas du kursojn kun 40 p. — Jugoslavio. En Kraljevo la 15-membra kurso ne plu ekzistas. Striko, konflikto kun mastro, senlaboreco, mallaboremo k. nekompreno de la signifo de esp-o por la lab. movado forprenis multajn el niaj K-doj. La kurso estas nun 5-membra. Tamen oni ne malesperas, k. komencis tradukadi artikolojn el «S-ulo», kiujn Belgrada nacia lab. gazeto volonte enpresas. — Nederlando. K-do Winterink akceptigis de la Intern. Lab. Helpo, sekcio Amsterdam, favoran al esp-o proponon. — Polio. En Lwów preskaŭ ĉiusabate okazas esp. lekcioj, tre bone vizitataj de la laboristoj. Laŭ iniciato de K-do Popoviĉ fondiĝis «Lab. Esp. Sporta Klubo». — Svedio. La Dalekarlia Esp.-distrikto jarkunvenis en Falun la 21. 8. 27. Ĉeestis 30 p., interalie prof. Christaller el Stuttgart. La estraro por la laborjaro estas prezidata de K-do E. Ström. — La sekcio de A. B. F. en Falun ankaŭ tiun ĉi jaron enprogramigis esp-on. — En Göteborg komenciĝis 7 kursoj, multnombre partoprenataj. — Sovetio. Jen kelkaj ciferoj pri la esp.-movado en tiu vasta lando, laŭ neplena statistiko, aranĝita de SEU: esp-istoj estas en 448 lokoj, SEU havas 2 674 membrojn. En esp. rondetoj studas 12 678 p., funkcias 527 rondetoj. Estas senditaj eksterlanden 16 800 leteroj, ricevitaj el eksterlando 15 256, 2 242 esp. leteroj estas presitaj en sovetia gazetaro, dum unu jaro.

Seine (meze de Parizo), falintaj en ĝin kune kun la ekirinta sen kondukanto aŭtomobilo.

Pri Isadora Duncan funebras ne nur la artistoj, sed ankaŭ la revoluciaj laboristoj, kiujn ŝi amis kaj komprenis.

El la konfiskita n-o 94 de «Nakovalnja» (Amboso) trad. I. H. K.

Ĉe la laboruloj.

Alvoko al la membroj de la I. L. H.

En kunveno de la Amsterdama Sekcio de la Internacia Laborista Helpo K-do C. J. J. Winterink faris la sekvantan proponon, kiu estas akceptita de ĉiuj membroj:

«La sekcio Amsterdama de la I. L. H., konvinkita pri la utilo kaj neceso de mondlingvo por la Proletaro kaj vidinta la gravan progresadon de esperanto en la laborist-organizoj, postulas al la nacia Komitato de la sekcio Holanda fari proponon je la sekvonta Kongreso de la I. L. H., kun la celo:

a) permesi esperanton en la kongresoj de la I. L. H.

b) rekomendi la uzon de esperanto en korespondaj aferoj de la diversaj sekcioj ktp. de la I. L. H.»

La landa estraro de la holanda sekcio ne estas kontraŭ tiu propono, kaj nun oni petas ĉiujn membrojn de la I. L. H. fari la saman proponon en siaj sekcioj.

Radiistoj, aŭskultu!

La dua n-o de l’ ukraina esp-a radio-revuo «Etero» estas preta. Pretigu ankaŭ vin, por aŭskulti ĝin la 20. 11. 27. La transdonado okazos per la potenca (16 kv.) disaŭdigejo de la Poŝto. La tempo nun estas pli oportuna: 9-a ĝis 10-a h. vespere MET (11-a ĝis 12-a h. en Ĥarkov). La ondo — 1 700 m. okaze de iuj malaranĝoj de l’ nova stacio restas la antaŭa ondo 477).

La K-doj estas petataj nepre skribi al la stacio Ĥarkov, Sovetski pereulok, 1, Radiostancija pri siaj impresoj. Tio instigos la stacion daŭrigi kaj plilarĝigi la uzon de esp-o. Ĉiuj verkoj, disaŭdigataj en ambaŭ esp. n-oj de «Etero», aperos en speciala broŝuro, eldonota de Ŝtata Eldonejo Ukrainia.

* * *

La nova Radio-stacio Huizen, Nederlando, la 25. 10. 27, je ondlongeco 1840 m., komencas elsendi esp-an kurson, kiu okazos ĉiumarde je la 18.45—19.15-a h. (amsterdama tempo).

*

NIA POŜTO

B-o-b. — Ni ricevis k. legis kun granda intereso vian artikolon. Ni tamen ne publikigos ĝin en «S-ulo» 1. tial ke ĝi estas tro longa; 2. tial ke ĝia publikigo povus okazigi akran polemikon, kiun ni nepre devas eviti.

J. Dancza. — Loko mankas por aperigi tian longan artikolon. — La adresoj, pri kiuj vi demandas, troviĝas en la Jarlibro de SAT. — Ni devis pagi 1,80 fr. kiel punafrankon por via letero. E. L.

5129. — Ni utiligos vian sendaĵon. Sendube ni povus publikigi sciencajn artikolojn anstataŭ «Tago el mia vivo»: sed kredu, ke ĉi lasta rubriko estas tre ŝatata de multaj legantoj.

5221. — Povus aperi nur kiel pagata anonco.

6538. — Interesa estas via ruslingva verko kun esp. traduko. Netaŭga tamen por niaj gazetoj.

7517 k. a. — Viajn anoncojn ni ne povas enmeti senpage. Red.

MEMORNOTO

Represis el «Sennaciulo»:

Mladejka Duma, Sofia, 21. 10. 27: Post okjara malliberiĝo. — Organizovani Radnik, Belgrad, 24. 7. 27: Infaneco de Lenin; Leteroj de Sacco k. Vanzetti; Eĉ la infanojn; 28. 8. 27: Petrolmilito; For naciismon kaj rasismon; 6. 10. 27: Blankaj mastroj, flavaj sklavoj. L’Effort, Lyon, 15. 10. 27: Laboristaj kondiĉoj en Suda Afriko; El Blankrusio.

Enhavis notojn pri SAT:

Zvezda, Perm, 28. 9. 27 (pri VII-a SAT-kongreso).

Tradukis el esperantaj leteroj:

L’Effort, Lyon, 15. 10. 27. — Zvezda, Perm, 7. 10. 27. — Strada (kamparana gazeto), Perm, 1. k. 8. 10. 27. — Rab-Krest-Korespondent, Moskvo, 20. 7. 27.

Enhavis priesperantajn artikolojn aŭ notojn:

The Daily Herald, London, ? 10. 27. — Forward, Glasgow, 15. 10. 27. — Lyon Républicain, Lyon, 20. 10. 27. — New Yorker Volkszeitung, 9. 10. 27 (Esperanto kaj la Revolucio, en angla).

Enmetis enesperantajn artikolojn:

Mladejka Duma, Sofia, 21. 10. 27: Al ĉiuj proletaj esperantistoj en la mondo.

[BILDO p.7 | 63,41,91,47] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro, plumo kaj inkujo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

ESPERANTO-UNTERRICHT nach grammatikalischer Lehrmethode. Eldono de Arbeiter-Esperanto-Bund (LEA) für das deutsche Sprachgebiet, Leipzig C 1, Wasastrasse 16. Formato: 18×12½ cm., 131 pĝ. Prezo: 1,50 g. mk.

ESPERANTO-UNTERRICHT nach neuzeitlicher Lehrmethode. Eldono de Arbeiter-Esperanto-Bund (LEA) für das deutsche Sprachgebiet, Leipzig C 1, Wasastrassa 16. Formato: 18×12½ cm., 147 pĝ. Prezo: 1,50 g. mk.

Kiel uzi la lernolibron Esperanto-Unterricht nach neuzeitlicher Lehrmethode. Sama eldonejo, sama formato, 15 pĝ. Prezo: 0,25 g. mk.

Jen du lernolibroj de esperanto por laboristoj germanlingvaj laŭ du diversaj metodoj: la unua laŭ gramatika, la dua laŭ rekta. Ne estas tie ĉi la loko por diskuti, kiu el ambaŭ metodoj estas preferinda. Kaj ofte la atingotaj rezultoj dependas nur de la sperto kaj lerto de l’ instruanto.

La eldonoj estas teknike kaj lingve modelaj (la dua estas ilustrita), kaj en la fino de ambaŭ estas po du forŝireblaj aliĝiloj por LEA kaj SAT. Rekomendante la verkojn, ni esperu, ke la laŭdindaj aŭtoroj (kiuj, pro modesteco, eĉ ne montris siajn nomojn), la subteninda eldonejo kaj … la aliĝiloj mem fruktodone atingos sian celon. I. H. K.

IZVESTIJA C. K. SESR = INFORMILO DE C. K. SEU. Monata gazeto, dediĉita al problemoj de lingvo internacia, ĝia teorio, praktika aplikado kaj disvastigo. Poŝtkesto n-o 630, Moskvo. Formato: 26×17 cm.

La kajero n-o 9—12, por junio—septembro 1927, sufiĉe dika, estas speciale notinda, pro sia varia interesplena enhavo en rusa kaj esperanto. Tre posedinda — tuj mendu kaj legu ĝin. I. H. K.

— pàgina 8 —

48 SENNACIULO

ASVETA. Blankrusia pedagogia revuo, en blankrusa lingvo. Eldonata en Minsk. Formato: 26×17 cm. N-o 5—6, 1927, 204 pĝ. Kun esperanta klarigo.

WOCHENBERICHT der Gesellschaft fuer kulturelle Verbindung der Sowjetunion mit dem Auslande. Formato: 26×17 cm. Ilustrita. Aperas en rusa, germana, franca kaj angla. Kun resumo en esperanto.

Sociétés coopératives de consommateurs en Pologne — La kooperativa movado de konsumantoj en Polio, de Fr. Dabrowski. Eldono de l’ Union des Sociétés Coopératives, Varsovio 1927. Multilustrita. Formato: 26×19 cm., 28 pĝ. kaj 4 pĝ. esperant-lingva resumo.

NATURSCIENCO MONDKONCEPTO RELIGIO. Konstruŝtonoj por natura fundamentigo de l’ Dio-Kredo, de Johannes Reinke, el la germana originalo tradukis Ewald Brenken, eldonis Katolika Mondo, 1927.

Tarifo kaj Libro-Katalogo de «Heroldo de Esperanto», n-o 4, Okt. 1927, Horrem b. Köln. Formato: 14×11 cm., 32 pĝ. Senpage ricevebla.

Germanujo — Wiesbaden. Eldonejo: Urba Oficejo por Trafiko en Wiesbaden (Städtisches Verkehrsbureau), Germ. Formato: 22½×10½ cm., 18 pĝ. Senpage ricevebla.

Jen belaspekta ilustrita gvidlibreto sur luksa papero kaj en bona esp-o. I. H. K.

DIVERSAĴOJ

Esperanto-Servo

Denove la Gek-doj estas petataj sendi al ni nur aferojn rilatantajn al E.S. Evitu longajn leterojn kun ĝenerala enhavo, sed sendu nur laŭfaktan materialon — raportojn. Korespondperadon ni tute ne povas plenumi — mankas al ni por tio ne la volo, sed la tempo. Ĉi tion atentu precipe sovetiaj Gek-doj, kiuj havas ĉiam multajn dezirojn, kiujn ni bone komprenas, sed…

Ĉu K-do Skugarevski-Kazan ne plu ekzistas? Lastatempe ni rericevis la materialon.

Ruĝfrate via O. Bässler.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

K-do Gregoro Lempert (med. candidato), Wöhringerstr. 20/12, Wien, IX., intencas veturi la 1-an de majo 1928 al Moskvo k. dez. ekkoresp. kun moskvaj Gek-doj.

Ĉeĥoslovakio.

K-do Franz Sommer, Nr. 289, Josefsthal ap. Gablonz a. N., dez. interŝ. PM, PI, krom Germanio kĉl. Certe resp.

K-do Arnold Gärtner, Nr. 175, Friedrichswald ap. Gablonz a. N., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PI.

K-do H. Hoŝtalek (arbar-inĝeniero), Komenská 62, Č. Budějovice, dez. koresp. pri laboreblecoj en sia fako en Sovetio.

K-do K. Vanous, Luzè, dez. interŝ. PM, precipe kun Sovetio.

Francio.

K-do Faure, 17, rue de la Baisse, Villeurbanne (Rhône), dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj k. Radio precipe el Sovetio, PM, PI, B, FI.

Germanio.

K-do R. Pförtner, Petzoldstr. 11, Sebnitz i. Sa., dez. koresp. kun anarkiistaj K-doj prec. el Sovetio.

K-do William Bierbaum, Rudolfstr. 11, Chemnitz i. S., dez. koresp. L, PK, Resp. garantiata.

K-do Georg Bessler, Werderstr. 45, II, Breslau X., dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl, interŝ. PM.

K-do Kurt Fischer, Selenkestr. 7, Breslau IX., dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl, interŝ. PM.

K-do Willi Dittrich, Kohlenstr. 9, Breslau X., dez. koresp. kĉl. L, PI, bfl, interŝ. PM.

K-do Fred Weigel, Hartensteiner Str. 17, Lichtenstein-C., dez. daŭran koresp-adon kĉl. L, PI.

K-do R. Czappek, Marktstr. 18, Lichtenstein-C., dez. daŭran koresp-adon kĉl. L, PI. Tuj Resp.

Hispanio.

K-do Antonio Nadal, Morey 35, Palma de Mallorca, dez. interŝ. PM., kĉl. Tuja resp. garantiata.

Hungario.

K-do Edmundo Gisitz, Pacsirta-u. 52, Pesterzsébet, dez. koresp. PI. kĉl.

— Grupo de ministoj dez. koresp. k. seriozaj K-doj, prec. ministoj. Adr.: Eszperantisták, Bányamunkásotthon, Felsögalla.

Latvio.

— Pro granda nombro da ricevitaj Poŝtkartoj je mia anonco mi ne eblas resp. al ĉiuj, kial mi per ĉi esprimas mian koregan dankon al Gek-doj restontaj sen resp. Alvine Erlich, Riga.

Nederlando.

— Membroj de Dordr. Lab. Esp. Grupo «Frateco», dez. koresp. pri ĉ. tem. kĉl. L, PK, PI. Nepre resp. Adr.: Riedijk 64, Dordrecht.

K-do Luc. v. Aspern, Riedijk 64, Dordrecht (publicisto), dez. informojn pri Junular- k. Abstinencul-movado, L, PK, PI.

Sovetio.

— Esperanto-ĉelo ĉe klubo de poŝt-telegraf, «Podbeljkij», str. Gercena, 61, Leningrad, koresp. kolektive k. individue pri ĉ. temoj kĉl. L, PI. Skribu multnombre! Resp. certa.

K-do B. Ŝĉegolev, ul. Oktjabrsk Revolucii, Ufa, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI.

Gek-doj Jarov Lubov k. Voldemaro Gluĥovo, Krasnaja Sloboda, 224, Bogorodsk, Mosk. gub., petas pardonon pro ĉesigo de la koresp-ado. Malsano kaj tempomanko estis la kaŭzo. De nun ni invitas niajn koresp-antojn renovigi la amikecan interligon.

K-do A. Erjuhin, (25 j. poŝtisto) P. T. Kontoro, Arĥangelsk, dez. interŝ. PI, PK, prefere k. poŝt-telegraf-telefonaj gelabistoj kĉl.

Adresŝanĝo: K-do B. Jeleznjakov, Ileckaja 30, Ileckaja Zaŝĉita, Orenburgsk. gub. (antaŭe en Sverdlovsk), koresp. speciale por gazetaro k. peradas por proletaj organizajoj.

— La Junular-Rondeto serĉas koresp.-antojn el ĉl. pri problemoj de Junularmovado ktp. Adr.: S. Holesniĉenko, Sovetskaja 19, Brjansk.

— Se iu ne ricevis respondon de K-do A. P. Lanovenko, P. O. Tetiev, tuj sciigu lin pri tio, ĉar multaj leteroj perdiĝis en poŝtejo.

K-do A. P. Lanovenko, Kaŝperovski zavod, P. O. Tetiev, Kiev. gub. dez. koresp. kun seriozuloj pri Anarkismo. Resp. garantiata.

K-do B. Aksenov, Modelnij ceĥ. Nr. 6582 Sormovo, dez. koresp. kĉl. pri lab. movado kaj vivkondiĉoj.

K-do N. Plotnikov, ul. Kultura 22, Sormovo, dez. koresp. kĉl. pri lab. movado kaj vivkondiĉoj.

ALVOKO!

Estas petataj ĉiuj aktivaj SAT-K-doj korespondemuloj por individua aŭ kolektiva korespondado. Skribu pri viaj labor-, viv-, kaj salajro-kondiĉoj en via laborejo, fabriko aŭ oficejo. Interesaj leteroj aperos en ĉi tiea tagĵurnalo. Al interesatoj respondo garantiata pri samaj temoj.

Helpu Nin!

Ĉion adresu: K-do Jarov Voldemaro, Sovetio, gub. Moskvo, Bogorodsk-Gluĥovo, Krasnaja sloboda, 224.

ATENTU!

La 1. 12. 27 ni aranĝas grandan esp. ekspozicion k. propagandan vesperon. Bonvolu sendi al ni multnombre propagand-materialon L, PI, gaz. k. a. Ĉiuj ricevos resp. Adr.: K-do Vlasov Jakov, dom Sovetov, niz 18, Ŝadrinsk, Uralsk. obl. (Sovetio).

[REKLAMO p.8] Propagandu per speciala leterkoverto je memoro de la 40-jara datreveno de esperanto kun portreto de D-ro Zamenhof. Prezo: 100 ekz. 2.— mk. g. Adm. de SAT.

ENHAVO:

El la sendependa Irlando, de C. David pĝ. 41
Sennaciulo en Demokrata Respubliko „ 42
Laboristaj forpermesoj kaj libertempaj kolonioj kooperativaj en Francio, de H. Cachon „ 42—43
La revoluciaj maristoj germanaj, de SAT-grupo „ 43—44
Nigraj Rasoj, de Jief „ 44—45
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, de E. Lanty „ 44—45
Faktoj kaj komentoj „ 45
Tago el mia vivo, de 1130 „ 46
Mia buĝeto, de SAT-paro „ 46
Isadora Duncan, de I. H. K. „ 46—47
Tra Esperantio „ 47—48
Korespondado, Anoncoj „ 48

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

Núm. 163, 17 de novembre de 1927

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 44,3,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», la emblemo de SAT, super la titolo de la gazeto.

4-a Jaro. N-o 163 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 17. Novembro 1927

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

ĤAOSO EN BRITIA KARBMININDUSTRIO

La ĝenerala vivo de karbministoj en Britio ĉiam estis mizera, unutona kaj minacata de la malsato, senlaboreco kaj antaŭtempa morto. Sed de post la granda «lokaŭto» de la lasta jaro la stato de la karbministoj plimalboniĝas senhalte. La retrovo de merkatoj kaj rebonstatigo de la karbminindustrio (per kiuj promesoj la minejestroj trompis la britian Laboristaron) ankoraŭ ne iĝis faktoj. La rezultoj de la deviga okhora labortago estas nur troa produktado, parta senlaboreco kaj la tuta laborĉeso en la malnovaj minejoj, kiuj ne povas konkuri kontraŭ la modernaj bon-ekipitaj.

En Blaengwynfi (Blejngŭinvi), malgranda karbonproduktanta vilaĝo en Glamorganshire, Kimrio, la tuta loĝantaro el 450 familioj estas senlabora, ĉar neniu el la apudaj minejoj rekomencis la funkciadon de post la «lokaŭto». Sekve la fantomo Malsato ŝteliras en ĉiun domon. Multaj el la enloĝantoj jam forlasis la vilaĝon por serĉi laboron aliloke. Tie oni formortas kiel muŝoj, kvar samstratanoj estis enterigataj dum unu semajno.

En Gwendraith Valley (Gŭendrait-Valo) multaj ministoj en la antracita regiono estas devigataj peti monhelpon ĉe la pormizerula administracio. Ili ne nur devas elporti partan senlaborecon, sed eĉ devas repagi la monhelpon pagitan dum la striko. Sekve multe da antracitministoj portas hejmen de ses pencoj ĝis tri-kvar ŝilingoj, per kio oni devas aĉeti nutraĵon, vestaĵojn kaj pagi lupagon. En Lancashire en karbminejaj urboj miloj da ministoj vagas malgaje sur la stratoj, ŝuldoj amasiĝas. Butikistoj kaj komercistoj plendadas oftege pri la malbona stato de la industrio kaj de l’ komerco. En ĉiu karbregiono de Britio troviĝas malsato, malriĉegeco kaj malkontento. Sed ankoraŭ pli malbona situacio minacas nin. Pro la malvenko de la lastjara konflikto la britia minista federacio preskaŭ disrompiĝis, kaj certe ĝi restas tute senpova, ĉar la lokaŭto finiĝis per regionaj interkonsentoj, kiuj finiĝos je diversaj datoj kaj periodoj.

Jen estas tabelo de la tempdaŭroj kaj finiĝdatoj de la interkonsentoj:

Regiono Tempodaŭro Finiĝdato
Durham 1 jaro 30. 11. 27
Northumberland 2 jaroj 14. 1. 29
Skotlando 3 jaroj 30. 6. 30
Yorkshire 3 jaroj 31. 12. 29
Sud-Kimrio 3 jaroj 31. 12. 29
Lancashire kaj Cheshire 3 jaroj 31. 12. 29
Forest of Dean 3 jaroj 15. 12. 29
Cumberland 3 jaroj 28. 11. 29
Suda Derby 3½ jaroj 30. 6. 30
Warwickshire 4 jaroj 31. 12. 30
Suda Staffordshire 4½ jaroj 30. 6. 31
Derbyshire 5 jaroj 31. 12. 31
Nottinghamshire 5 jaroj 30. 11. 31

Cetere, ekzistas varieblaj kondiĉoj rilatantaj la necesan tempavizon, kiu nepre antaŭiras la finigon de la interkonsentoj. Ĉio ĉi tute malhelpas komunan agadon flanke de l’ regionaj ministaj unuiĝoj.

Ekzemple Durham jam atingas la finon de sia interkonsentdaŭrado. La minejposedantoj en Durham deziras ankoraŭ malplialtigi la salajron. La mizero en Durham estas apenaŭ kredebla. Se la britia ministaro daŭrigos sian laboron dum Durham estos lokaŭtata, do ĝi mem fariĝos strikrompanto. Ĉiu regiono helpos disrompi la strikon de la alia.

Kion fari?

La britia minista federacio kontentiĝas propagandante 100%-an aliĝon al la federacio.

Lancashire jam postulis, ke la ekzekutiva komitato de la britia minista federacio kunvoku necesan konferencon por esplori la tutan situacion.

Ĉu oni defendos Durham, aŭ ne? Tio dependas sole de la simpatio aŭ apatio de la tuta ministaro mem.

W. Henthorne (7382).

★

Situacio de elektro-laborantoj en Zagreb

La elektro-industrio mem ĉe ni ankoraŭ ne estas disvolviĝinta kaj preskaŭ ĉiuj elektro-teknikaj produktoj estas importitaj el eksterlando. Tial nia medio estas sufiĉe mallarĝa kaj niaj laboroj konsistas ĉefe en la prilaborado de importitaj produktoj, servo ĉe elektrejoj, riparado de elektraj maŝinoj kaj aparatoj.

Niaj salajroj estas tre diversaj: En la urbo mem ni ricevas, komencante de malgrandaj metiistoj ĝis la grandaj firmoj, 3.50—12 dinarojn hore. Se ni estas senditaj al laboroj ekster la urbo, tiam ni ricevas kelkajn aldonojn kaj la salajro atingas 8—15 din. hore. La lastaj ciferoj koncernas nur la bonkvalifikitajn laboristojn. De supra salajro oni deprenas 3,5%-an imposton por manlaboristoj, sed ni jam povas flari, ke la ŝtato tiun imposton deziras plialtigi ĝis 6%. Similan sumon oni deprenas ankoraŭ por malsanula asekurado, do sume ĉirkaŭe 7%. La muntistoj multe suferas pro[?]

— pàgina 2 —

50 — SENNACIULO

sezonaj laboroj. Se komencas en iu loko pli granda laboro, oni dungas laŭbezone, sed se la laboro estas finita, aŭ eĉ interrompita pro manko de materialoj, kiujn ni ricevas el eksterlando, tiam ni estas simple maldungataj. Aŭ oni ricevas, kiel ekzemple ĉe mia firmo, libervolan subtenon de 18 din. tage, dum oni por manĝaĵo bezonas 25 din. Sed eĉ tio koncernas nur la bonkvalifikitajn.

Ja subteno por senlaboruloj ne ekzistas, krom tiu de fakorganizoj. La labortempo estas fiksita je 48 horoj semajne, sed tiu aranĝo ĉiam pli kaj pli malaperas pro granda senlaboreco. Ekzemple iu devas ricevi por eksterordinara laboro 50%-an aldonon, por nokta kaj dimanĉa laboro 100%-an. Sed oni povus konstati, ke eĉ K-doj en eltenebla pozicio tute senpripense sin proponis libervole al eksterordinara laboro je normala horsalajro. Ĉe malgrandaj firmoj tiuj aldonoj entute ne estas atentataj. Sed la konduto de niaj mastroj montras al ni ĉiuj la irendan vojon. Tial lastatempe la sindikata movado plivigliĝis kaj la fortoj tiom kolektiĝis, ke ni povis komenci intertrakti pri starigo de kolektiva kontrakto. Per tiu ĉi kontrakto ni esperas havigi al ĉiuj elektro-laboristoj samajn plibonigitajn laborkondiĉojn. Mi ankoraŭ menciu, ke la sindikata movado ne estas unueca, sed apartigita en la «Unuigitaj sindikatoj», kiuj apartenas al Amsterdam kaj «Sendependaj sindikatoj», kie kolektiĝas radikaluloj. La forto de tiuj du organizoj ŝanĝiĝas laŭloke. Krom tio ekzistas ankoraŭ ŝovinista laborista ligo, sed tiun ĉi ni eĉ ne devas konsideri.

La prezoj estas jenaj: 1 kilogramo da pano kostas 5—6 dinarojn, porkaĵo 25 din., graso 38 din., sukero 15.50 din., butero 50 din., mezkvalita vestaĵo 1 300 din., paro da ŝuoj 350 din.; por meblita ĉambro, kie ni plejparte loĝas duope, ni devas pagi sume 500—700 din. monate.

Kiel tiuj K-doj kun la pli malgranda salajro vivaĉas, tion ni facile divenas.

Vekiĝemulo (6083).

[REKLAMO p.2] VORTARO DE ESPERANTO ★ de KABE (Dro K. BEIN). Ĉi tiu internacia vortaro, verkita plene en esperanto, enhavas ĉiujn vortojn de nia lingvo (radikajn kaj devenigitajn), ĝenerale uzatajn de l’ esperantistoj, kun esperanta difino de ilia rekta senco kaj iliaj ĉefaj figuraj signifoj. Ĉiu vorto estas difinita kun granda precizeco kaj mirinda klareco. Multaj frazmodeloj por klarigi la sencon de la vortoj kaj igi ilin memoreblaj, faras la verkon alloganta kaj vivanta. Unu luksa volumo in-8, bindita, 175 pĝ. Prezo: 2.20 mk. g. inkluz. sendkostojn. ADMINISTRACIO DE SAT.

VIVO EN LA USONA ARMEO

de Paul Crouch

(Verkita speciale por «S-ulo»)

Nur laŭŝajne havas Usono armeon de volontuloj; efektive la junuloj estas devigataj eniri ĝin pro ekonomia neceseco. Amerika prosperstato estas nur kvazaŭ mito, kun escepto, kiam ĝi koncernas la superajn klasojn kaj la kelkcent-mil gelaboristojn, kiuj povas ricevi bonsalajran laboron. (La skribanto trovis, ke la dung-problemo estas precipe akuta en kaliforniaj urboj.) Sed eĉ malsato ne estus deviginta multajn

[BILDO p.2 | 39,27,60,59] Portreta foto de juna viro en militista uniformo kun alta kolumo; subskribo: «Crouch».

el tiuj laboristoj eniri la armeon, se ili estus sciintaj la efektivajn faktojn pri la armea servado.

La varb-oficiroj, penante logi homojn al la armeo, ne detenas sin de mensogoj. Ili promesas al estonta soldato nutraĵon, vojaĝadon, edukadon kaj distradon. Li ricevas bonan pozicion laŭ kapitalista vidpunkto — malfacilan laboron kaj ne tro malmulte da ĝi. Li estas devigata elspezi grandan parton de sia malgranda salajro por armeaj celoj. Li ricevas ordinaran vestaron por laboro, kaj la devigon aĉeti tajlorfaritajn uniformojn je amortiz-sistema repagado. En multaj rotoj, soldatoj estas invitataj kontribui al monprovizo, kiu estas fondata por aĉetado de pli bona nutraĵo ol tia, kian la registaro provizas. Dum milito la registaro, kompreneble, devas oferi al la soldato sufiĉan vojaĝadon por sendi lin en tranĉeojn, kie li mortigas aŭ eble estas mortigata. Post varbiĝo, li estas sendata al la loko, kie li estas postenigota kaj pret-tenata por la bezono de imperialismo usona.

Dum mi estis sub la estreco de armeo, mi vojaĝis, pli-malpli, naŭ mil mejlojn je la kosto de la registaro — kosto, kiu estas eble egala al tiu de pork-transportado por la sama distanco. Dum la longedaŭra, ocean-vojaĝo, de Nov-Jorko al Honolulu, ni estis traktataj kiel brutaro. Centoj da ni devis dormi en unu ĉambrego, malproksime profunde, sub la ferdeko de transport-ŝipo armea. Ni havis etajn [?] kanvas-hamakojn, unu super la alia; tiamaniere la ĉambrego estis vere plenigita, de la supro ĝis la fundo. La varmegeco estis sufoka. Vojaĝado kiel soldato estis eĉ pli malbona ol la vivo en Alcatraz kiel malliberulo.

Dum la horoj matenaj, la usona soldato estas milit-ekzercata. Posttagmeze li devas surmeti sian laborist-vestaron kaj, sub kaporalo kiel mastro, estas devigata plenumi malfacilan laboron. Sed tio ne estas ĉio. Vespere li devas poluri sian ekipaĵon, briligi ĉion kaj ofte li estas laborigata en kuirejo, aŭ estas je gard-deĵoro dum dudekkvar horoj. Eĉ pli malbona ol la korpa stato de cirkonstancoj estas la intelekta ĉirkaŭaro en la armeo. Oni precipe kontraŭas, ke soldato lernu pri aliaj nacioj. Se li legus pri subpremo en aliaj landoj, li povus ĝin kompari kun sia propra sklaviĝo kaj ekkompreni, ke li staras sur komuna nivelo kun la laborista klaso en aliaj landoj imperialistaj — ke li havas nenion por perdi krom siaj ĉenoj kaj la mondon por gajni.

Nenie estas klas-malsameco tiel evidenta kiel en la armeo. Kun escepto de absolute necesa okazo, pro kaŭzo armea, al soldato ne estas permesate rompi la definitivan klas-linion kaj alparoli oficiron — se li unue ne ricevis permeson de sia unuagrad-serĝento. Poste, turniĝante al oficiro, li ĉiam devas alparoli lin en la tria persono — kvazaŭ al reĝo. Dume li devas rigide stari je atento. La vorto «vi», se alparolita al oficiro, estas konsiderata kiel nepardonebla ofendo. Kaj ne gravas, kiom insultanta la oficiro iĝas, la soldato ne povas respondi alimaniere ol «Jes, sinjoro». Ekzemple, oficiro de Alcatraz gard-roto, post kiam li vulgare misuzadis soldaton, diris: «Vi scias, ke vi ne taŭgas kiel soldato, ĉu ne?» «Jes, sinjoro», estis la humila respondo. «Vi scias, ke vi estas hundaĉo, ĉu ne?» Ree, «Jes, sinjoro». La kaŭzo estis, ke la soldato ne povis kompreni la manieron per kiu la oficiro volis fari iun taskon.

La soldatoj dependas de indulgo de siaj oficiroj kaj povas esti malliberigotaj por longaj tempospacoj sen iu kaŭzo. En tiuj malliberejoj, soldatoj estas ofte traktataj pli malbone ol mortigistoj porvive kondamnitaj. Usonaj soldatoj en

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 51

Hawaii-insuloj estas tiel severe traktataj, ke multaj provas forkuri el la armeo kaj la insularo. Sed ŝipoj, kiuj forlasas Honolulu estas zorge observataj kaj armeanoj, kiuj provas liberiĝi, estas kondamnataj al ses-monata enkarcerigo en la «Posta Palisaro» de Schoefield-kazerno. Vivo tie spitas imagkapablon. Ĉe laboro la ordono estas: «Kapoj malsupren, dorsoj supren, funkciigu la pikilojn!» Tiuj, kiuj forgesas la ordonon, eĉ dum sekundo, estas pliege laborigataj. Dum ili estas inter la muroj karceraj, ili devas sidi sur la planko. Kiu ajn kantas aŭ fajfas, tiu estas metata en izolan ĉelon por sep tagoj, sen nutraĵo alia ol pano kaj akvo. Neniu legaĵo, kun escepto de religia literaturo dimanĉe, estas permesata. Leteroj estas liverataj dimanĉe kaj oni devas detrui ilin la proksiman tagon. Se soldato-malliberulo estas trovata kun gazeto aŭ provas teni leteron de sia patrino aŭ de aliaj parencoj, li estas metata en karceron kun pan- kaj akvo-dieto por unu semajno. La malliberulo eĉ ne havas dimanĉon por ripoztago. Matene li devas sin prepari por inspekto, kaj posttagmeze li devas submetiĝi al dozo da religia opio, kiun enigas pastro armea.

Multaj aŭ la plejmulto el la malliberuloj ne estas krimuloj. Ili estis enlogitaj en la armeon per malveraj pretekstoj kaj pro malespero ili provis forkuri el la kaptilo.

La 19-an de februaro 1925, la skribanto kaj multaj aliaj soldatoj estis arestitaj pro membreco en la Hawaii Ligo Komunista, kiun ni organizis en la armeo, celante instrui niajn K-dojn soldatojn pri la klasbatalo. Dum semajnoj ni estis tenataj sen permeso de komunikado kun iu ajn ekstere kaj sen iuj ajn akuzoj kontraŭ ni. Ĉar ni rompis neniun armean nek civilan leĝon, sufiĉa tempo kaj peno estis necesa por trovi artifikojn, kiuj ebligus akuzi nin en armea juĝejo. En aprilo 1925, Walter Trumbull kaj mi estis juĝataj per la jenaj akuzoj: 1. ni persvadis spionon registaran aliĝi nian organizon, kvankam al li estis ordonite fari tion de la armeaj estroj; 2. ni skribis leteron al la Komunista Internacio. Mi estis kondamnita al 40-jara malliberigo kun malfacila laboro kaj Walter Trumbull ricevis 26-jaran kondamnon. Aliaj anoj estis senhonore eksigitaj el la armeo. Eble la mondampleksa protesto de la Laboristaro, kiu okazis tuj post la kondamnoj kontraŭ K-do Trumbull kaj mi ŝirmis la aliajn membrojn de longedaŭraj karcer-kondamnoj. La protesto laboristara devigis la usonan registaron malpliigi mian 40-jaran kondamnaĵon al tri jaroj kaj la 26-jaran de Walter Trumbull al unu jaro. Mi estis liberigita el la armea malliberejo ĉe Alcatraz Insulo la 1-an de junio n. j.

Esperantan lingvon uzis la Hawaii Ligo Komunista en siaj propagando-penoj, kaj la gvid-membroj de la H. L. K. estis de Esperanto-lernantoj kun pli-malpli dudeko da studentoj (ĉiuj soldatoj). La kurso donis bonan pretekston por niaj kunvenoj kaj malfaciligis al la estraro ricevi informon pri niaj penoj. Ni starigis korespondadon kun Japanio kaj aliaj landoj. Sed post nia aresto la armeestroj deklaris militon kontraŭ esperanton kaj konfiskis lernolibrojn kaj literaturon, kiu temis pri la lingvo…

El angla tradukis: George Saville.

KRETSCHAM-ROTHENSEHMA

(Kreĉam-Rotenseema)

Ĉarmon elradias la nomo de tiu ĉi loko. Ĝi troviĝas en Ercmontaro (Saksio-Germanio) kaj estas atingebla per vagonaro de Leipzig trans Kemnitz, laŭlonge de la bela Zschopaŭ-valo (Ŝopaŭ-) ĝis Cranzahl (Krancal); de tie per malvastrela vagonaro oni venas al la celo. La tiea ĉirkaŭaĵo kun siaj montoj kaj koniferaj arbaroj, regiono kvazaŭ kreita por resaniĝo de l’ korpo kaj por refreŝiĝo de l’ spirito el la maltrankvilo de l’ mondbruado, estas efektive paradizo por homoj, kiuj ne bezonas labori. Ĝuste agis la «Ĝenerala loka asekur-institucio por malsanuloj de la urbo Leipzig» aĉetante iaman hotelon tie kaj transformante ĝin en Ripozan Hejmon. Estas sendataj tien malfortaj personoj, suferintaj gravan malsanon, akcidenton aŭ operacion kaj bezonantaj nervan ripozon. La asekur-institucio pagas dum tri semajnoj ĉion, kaj la edzino de la ripozulo ricevas krome trikvaronan parton de la kutima subvencio, kiun la membro ricevas, kiam li hejme estas malsana. La needziĝintaj ricevas nur kvaronan parton de la subvencio.

La Ripoza Hejmo konsistas el du domoj, staloj, parko kaj iom da kampo. Tiuj du domoj loĝigas krom la administrantaro ĉirkaŭe kvindek personojn nur virseksajn en ĉambroj kun unu, du aŭ tri litoj. Krome ekzistas manĝsalono, leg- kaj ludĉambroj. Ĉio, la ripozuloj samkiel la tuta hejmo kun kampo kaj brutaro, estas administrata de unu administranto, edzino kaj kvar — kvin gehelpistoj, kiuj helpas en la domo, kuirejo kaj sur la kampo.

Nun iom pri mia tiea restado: Kvankam jam en decembro 1926 mia kuracisto faris kaj forsendis la petskribon al la koncerna instanco, mi sukcesis kaj havis la feliĉon esti en la vico nur fine de julio 1927 pro la granda nombro da aspirantoj. — Do, la 27-an de julio 1927 je la 9.30 h. kolektiĝis en la ĉefstacidomo de Leipzig 53 tute nekonataj inter si homoj, kelkaj akompanataj de siaj edzinoj kaj infanoj kvazaŭ por adiaŭi ilin kiel dum milito. Ili apartenis al la plej diversaj profesioj. Tie ĉiu ricevis sian veturbileton, kaj unu el ni, kiu estis oficisto de la asekur-oficejo kaj ankaŭ partoprenis refreŝiĝon, ricevis krome komunan ateston, sen kiu niaj biletoj estis senvalidaj. Do, ĉiuj devis resti kune ĝis la celo. Nun ni veturis. Estis malserena mateno. Pro nebulo oni preskaŭ povis vidi nenion de la belaj pejzaĝoj, kiujn preterveturegis nia vagonaro al Kemnitz, Krancal, Kretscham-Rothensehma, kie ni alvenis je la 14.50 h.

Alveninte tie, pluvegis. Ni estis akceptitaj de la administranto de la hejmo kaj preskaŭ kurmarŝis ĝis la domo ne pli ol kvin minutojn. Demetinte niajn kofrojn kaj valizojn ni estis kondukataj en la manĝsalonon, kie sur tabloj jam atendis nin posttagmeza kafo kun bone ŝmiritaj buterbulkoj. Post tiu unua manĝo ĉiu reprenis sian pakaĵon kaj estis kondukata en sian ĉambron. Se la reciproke inter si nekonataj homoj provis iom alproksimiĝi jam en la vagonaro dum la vojaĝo, tio okazis nun des pli, kiam evidentiĝis, ke du aŭ tri personoj devis kunloĝi en unu sama ĉambro.

Post ĉirkaŭe trihora restado, pro pluvo, en la hejmo, ni ricevis la por tagmezo destinitan varman manĝaĵon. Ĝi estis tiel bongusta kaj abunda, ke ĉiuj kontentiĝis. Je la 21-a h. ĉiuj enlitiĝis (tion postulas la regularo) kaj estis vekataj la alian tagon matene je la 6.30 h. Nun komenciĝis la kutima vivo en la hejmo. Ĉiu ordigis sin kaj sian liton, kaj horon poste vokis la sonorilo al unua matenmanĝo. Post tiu manĝpaŭzo nun ĉiuj estis liberaj; formiĝis grupetoj al ekskursetoj.

Ni havis la feliĉon, ke la kvindek kvara ripozulo (70-jara tajloro) jam ĝuis sian restadon dum unu semajno tie, kaj li jam estis sufiĉe bone informiĝinta pri la vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo por tuj surpreni la gvidadon. Tiamaniere ni vizitis unue la «Siebener Muehle» (Zibener mjŭle), malgranda muelrado sur rivereto en arbaro, konstruita de iam tie ripozantaj Leipzig-anoj. Je la 9-a h. ĉiuj rekolektiĝis en la manĝsalonon por preni la duan matenmanĝon. Post tiu dua matenmanĝo ni riskas jam ekskursi pli malproksimen kaj suriras monton: Toska Bank. De tie oni havas tre bonan perspektivon kaj povas vidi la montojn Keilberg, Fichtelberg, Baerenstein, Poehlberg kaj malproksimen en la boheman landon. La tuta vojo kondukas tra konifera arbaro kaj estas parte kovrata per ŝtonoj brilantaj kiel pura erco¹). Nun reveninte en la hejmon precize je la 12-a h. ĉiuj el ni okupas denove sian saman sidlokon por komuna tagmanĝo. Post tiu tagmanĝo estas permesate iri en sian ĉambron por dormi al tiu, kiu tion deziras; sed kiu preferas promeni en arbaron, por tiu ne ekzistas alia ordono. Tamen precize je la 16-a h. ĉiu devas ĉeesti la

¹) Erco — neprilaborita metalo, metalhava ŝtonaĵo.

— pàgina 4 —

52 — SENNACIULO

posttagmezan kafopaŭzon. La sama estas por la vespermanĝo. Je la 21-a h. enlitiĝo. Tiel oni pasigas la tagojn per promenoj, ekskursoj kaj manĝoj.

Dum tiuj ĉiutagaj promenoj oni havas okazon konatiĝi kun la regiono kaj enloĝantoj. Kaj se jam en la komenco estas dirite, ke tiu peco da tero estas idilia edeno por tiuj senlaboruloj, kiuj havas la rimedojn por plezurvojaĝoj aŭ sportaj celoj, des pli peniga estas la vivo por tiuj, kiuj ne estis sufiĉe singardaj en la elekto de siaj gepatroj kaj trafis nur en proletan familion.

Plejmulte regas agrikulturo, brutbredado kaj hejmindustrio, kio estas ne tre profitdona, se oni konsideras la tre malbone kultureblan teron en la ŝtona montaro. Tre nefruktodona estas tiu regiono parte ankaŭ pro la malvarmaj nordventoj, kiuj haltigas ĉiun kreskadon, dum sur la kontraŭa flanko, en Bohemio, regas fruktodoneco tiel, ke oni volonte vendus malkare agrikulturajn produktojn trans la limon, se la doganejo de la germana registaro ne malpermesus tion. Do, escepto ne estas, prefere malsatiĝu la popolo. La hejmlaboruloj produktas pasamentojn kaj teksaĵojn. Kvankam eĉ la infanoj helpas en tiu hejmindustrio, la gajno estas tre minimuma. Kelkaj havas la feliĉon trovi okupon en urbo kaj ili veturas du horojn matene per vagonaro al la laborejo en Annaberg kaj vespere denove ofero de duhora reveturo. Tion por ricevi salajron de 58 pfenigoj hore.

Estas kompreneble, ke sub tiaj cirkonstancoj suferas la kleriga okupo. La eklezio regas ankoraŭ ĉion. Jen pruvo: mortis unu el niaj Leipzig-anoj (63-jarulo) dum ekskurso en Oberwiesenthal (Oberwizental), konata loko pro siaj vintraj k. a. sportoj, kiun partoprenas kutime nur nobelularo. La vidvino de la mortinto pro manko de monrimedoj ne povis pagi transporton de la kadavro al Leipzig. La mortinto estis ateisto, sed ne organizita en liberpensula organizo. La tombejo en Oberwiesenthal apartenas al la eklezia societo kaj ne estas permesate entombigi tie seneklezianon. Do, ni devis silenti kontraŭ la pastro pri la neaparteneco de la mortinto al eklezio kaj devis toleri kantadon de piaj kantoj de knabaro kaj ankaŭ la predikon de la pastro nur por ricevi la permeson por entombigo. Nur tiamaniere ni sukcesis entombigi seneklezianon en tombejon.

Estas ankoraŭ menciinde, ke ĉiu membro de la «Ĝenerala loka asekur-institucio por malsanuloj de urbo Leipzig» rajtas pretendi la restadon en iu el ĝiaj Ripozhejmoj post ĉiuj du jaroj.

SAT-ano 125 (Leipzig).

★

Kooperativa movado en Germanio

(Kelkaj nombroj)

  1. La Centra Asocio de Germanaj Konsumunuiĝoj nombris en jaro 1926 3 440 000 membrojn (1925: 3 364 000, 1914: 1 717 000). La lastjara vendsumo estis 811 milionoj mk. (1925: 702, 1914: 493 milionoj mk.). Do, en 1926 ĉiu familio de la aliĝintaj unuiĝoj aĉetis meznombre por 253 mk. varojn. La akcia kapitalo donita de la membroj estis en 1926 35 milionoj mk., ĉiu membro po 11 mk. oni ŝparis 138 milionojn mk. en 1926 ĉe la unuiĝoj.

La ŝajne ne granda kresko de la nombroj en 1926 kompare al la nombroj en 1925 rezultas el la fakto, ke oni dum la lasta jaro multajn milojn da anoj eksigis tial, ke ili ne pagis la devigan akcian parteton. Konsiderante tion, oni eĉ povas konstati ĝojigan kreskon de la kooperativa movado en Germanio.

Krom la ĉefa Centra Asocio ekzistas ankaŭ Regna Asocio de Germanaj Konsumunuiĝoj, kiu ampleksas kvaronon de la Centra Asocio.

  1. La kompanio de germanaj konsumunuiĝoj por pogranda aĉetado (GEG) per propraj pogranda komerco kaj pogranda protuktado prizorgas komercaĵojn por la unuiĝoj aliĝintaj al la GEG (pli ol 1000). La GEG posedas 42 proprajn fabrikojn, 12 deponejojn por koloniaj produktaĵoj, po 1 deponejo por vestaj- kaj ŝuvaroj kaj por kuirilaro kaj mastrumilaro. La vendsumo de GEG en 1926 estis 294 milionoj mk. (1925: 228 milionoj mk.). El komercaĵoj produktitaj en propraj entreprenejoj entenantaj 4700 laborulojn, oni vendis en la lasta jaro por 45,7 milionoj mk. (1925: 35,3). La produktejoj de GEG funkcias laŭ la plej modernaj kaj higienaj principoj. Krome GEG havas propran bankfakon por reguli la siajn pagojn kaj tiujn de la konsumunuiĝoj.

(3018.)

Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo

(Daŭrigo sesa)

Kiel oni vidis, unue regas nur la kutimo, kiun kreis la kredo je totema forto komuna al ĉiuj klananoj. Post longa procezo kaj plej diversaj aliiĝoj okazas, ke tiu disa forto koncentriĝas en la manojn de unu sola persono. Sed la principo restas tamen la sama. La estro ĉerpas sian regecon el la komuna totema forto; neniu regato ja kredas, ke la reganto akiris sian estrecon per propra kapableco, per propra merito. La regeco havas sian radikon en la internaĵo de la societo. Se ne estus tiel, restus nekomprenebla la fakto, ke homo, eĉ plej lerta kaj forta, povas trudi sian volon al tuta kolektivo.

«Rilate la personan superecon de la estro, diras Durkheim, ĝi ludas en tiu procezo nur akcesoran rolon. Tiu supereco klarigas kial la kolektiva forto koncentriĝis en iujn manojn prefere ol en aliajn, sed ĝi ne klarigas ties intensecon. Ĉar tiu forto, anstataŭ resti disa, delegiĝas, tio povas okazi nur je la profito de individuoj, kiuj iarilate montris superecon. Sed tio vidigas nur la direkton de la fluo kaj ne ĝin kreas…»

Ŝtofon ja bezonas la estreco por kreiĝi; tute ne sufiĉas la nura volo de la estriĝanto. Tiu volo estas nur akcesora kaŭzo. Sed ni ankaŭ devas ne forgesi la instruojn de la Historio, nome ke akcesoraj kaŭzoj havas iafoje grandegan efikon. Nenio estas malpli simpla ol sociaj fenomenoj. Nepezeblaj fortoj ludas en la vivo de la socioj ne malatentindan rolon.

Fetiĉismo

Se la mana-o povas koncentriĝi en unu solan personon, kiu fariĝas estro, la simpla logiko de la primitivulo ankaŭ facile konsentos pri koncentriĝo de tiu sama forto en iun objekton, kiu bilde reprezentos la totemon. Tiel per natura idea evoluado aperas la fetiĉo, kaj tiu fetiĉo fariĝos la dio de la klano aŭ de grupo el klanoj. Per la rimedoj (potlaĥoj kaj malprofaniĝo en kunfrataro), kiujn ni priskribis antaŭe, la estro akiros la fetiĉon. Sekve estas ankaŭ tute normale, ke la homo, kiu posedas la fetiĉon, la diaĵon, povos finfine proprigi al si ĝian mana-on kaj tiel fariĝi mem dio. Tiam la fetiĉo fariĝas nur simbolo, emblemo de la totemo, de la dieco.

Ĉe tia stadio la societo atingis la reĝan tipon. La reĝo absorbas la diojn de la tuta lando, heredas ilian magian forton, iliajn riĉaĵojn kaj fariĝas respondeca pri la vivo kaj nutraĵo de la homoj, fariĝintaj liaj regatoj.

Tiuj ĝeneralaj trajtoj pri la evoluado de la homaj grupiĝoj renkontiĝas ĉe ĉiuj primitivaj popoloj. Restas neklarigita — kaj eble neniam klarigebla — la kialo pri la kredo de la klananoj je totemo. Ŝajnas al mi tro riske hipotezi sur tiu kampo. Ni prefere restu ĉe la firma grundo de konstatitaj faktoj kaj rimarkigu nur, ke ekzistas konstanta paralelismo inter la evoluado de la vivkondiĉoj kaj tiu de la ideoj. Se la klanoj, ekzemple, restus ĉiam nomadaj, kredeble neniam la estriĝo de individuoj povus okazi.

Mi ankaŭ ne hipotezos por klarigi, kial kelkaj klanoj unue fiksiĝis kaj formis teritoriajn grupiĝojn, dum aliaj daŭris esti nomadaj. Ĉu la ideoj ludis ian rolon en tio? Aŭ ĉu nur materiaj ŝanĝiĝoj en la medio aliigis la ideojn? Mi emas pensi, ke ambaŭ kaŭzoj efikis.

La socia vivo ĉe la antikvaj egiptoj

Ni esploretis la socian vivon de la nun ankoraŭ ekzistantaj «primitivaj» popoloj. Temas nun ekrigardeti sur la historion de malaperinta civilizacio nun konsider-

— pàgina 5 —

SENNACIULO 53

Usonaj ministoj strikadas jam ses monatojn

Pli ol 150 000 ministoj estas devigataj strikadi depost ses monatoj. La minejo-kompanioj tute ne emas fari la plej malgrandan konsenton. Antaŭvideble ili eĉ nun ne tre baldaŭ cedos. Dume la ministaj familioj estas en malespera situacio. Ili staradas senprotekte de leĝoj — kompreneble —, sub la fiĉikanaĵoj de la minejo-posedantoj, kiuj, inter aliaj ĉikanoj, simple ŝtopis la akvokondukon, por ke akvo ĉesu flui en la ministaj loĝejoj kaj kun “bona“, laŭleĝa rajto, estas deklarite: “Akvokonduko estas kompania privatposedaĵo; kiu malhelpos nin malprovizi nian akvokondukon?!“ ktp. Kvankam multegaj familioj estas sen mono — ŝparaĵoj kompreneble estas jam de longe elspezitaj — la minista unuiĝo-gvidistaro ne permesas pagon de striksubvencioj kun la motiviga deklaro, ke doni striksubvenciojn estus signo de malforteco. Nur al tute malhavaj familioj estas donataj du dolaroj semajne, kaj eĉ tio neregule. Devigite per tio ministoj forlasis la minejajn distriktojn amase kaj provas havigi laboron en la urbegoj, kie ili ricevas malaltajn salajrojn per kiuj la familioj nek povas morti nek vivadi. La kolektado de subvencioj per helpaj organoj plenrajte de reprezentantoj de ministaj branĉorganizoj eĉ estas malhelpata de la ĉefoficialuloj de la minista unuiĝo. Sed en Usono tia konduto de gvidistoj de unuiĝoj laboristaj ne estas tiel miriga kiel tio estus en Eŭropo. La politiko de administracio estas sub severaj reguloj antaŭdifinitaj kaj rigide aplikataj de la labor-ĉefoj.

Th. W. (1307).

★

PRI RACIIGADO

Nuntempe oni diskutas en la tuta mondo pri la raciigado de la produktado. Regas pri tiu demando plej diversaj opinioj en la laboristaj rondoj. Tial ni opinias, ke niaj legantoj legos kun granda intereso la ĉi suban rezolucion voĉdonitan antaŭnelonge de sufiĉe grava organizo.

I.

La delegitoj de la Unuiĝo de meĥanikistoj,

Konstatante la ĝeneraligon de la metodoj de laborado kaj de industria organizado, celantan kreskigi la individuan produktokvanton,

Konstatante antaŭ ĉio, ke la principon de la aplikado de tiuj metodoj la laboristoj ne plu devas blinde kaj simplule opozicii,

Sed, por ke la scienca organizado de la laboro povu esti konsiderata de la laborista klaso kiel progreso, ili opinias tamen, ke ĝi devas respekti la homan faktoron, t. e. la homindecon kaj la justan rajton al vivo de la laboristoj, al kiuj ĝi estas aplikata.

Pro tiu kialo, konfesante la pravecon de ĉiuj saĝaj principoj pri organizado de la laboro, ili deklaras, ke la laboristoj-meĥanikistoj devas lukti energie kontraŭ la sekvoj de la profitemaj kaj tiom maljustaj kiom neperfektaj aplikoj, kiujn firme volas fari la mastraro en la meĥanika konstruado de la Pariza regiono.

II.

Konsiderante, aliflanke, ke la solaj sciencaj progresoj en la regiono de la produktado neniel povas pretendi modifi la principojn de estreco kaj de propraĵo sur kiuj la nuna socio estas starigita, ili opinias, ke la raciigado — scienco koncernanta nur la rilatojn inter la diversaj faktoroj de la produktado — povas ŝanĝi nenion en la kaŭzoj, kiuj kontribuas al la divido de la homoj en posedantoj kaj proletoj, aŭ mastroj kaj laboristoj, unuvorte, en ekspluatantoj kaj ekspluatatoj.

Ĉu la evoluo de la kapitalista ekonomio prenas sciencan aspekton, ĉu ĝi alkutimiĝas al konservado de la reĝimo, ĉiam la kapitalismo daŭras, kaj la produktorimedoj, kiom ajn raciaj ili fariĝus, ne malpli multe restos pro tio en la manoj de siaj nunaj posedantoj.

Tial, kontraŭ la kapitalismo, kiu akiras ĉiutage pli grandan tiranecan forton, la laborista movado devas resti fidela al si mem, al sia principo komenca de organizado, de rajtopostulado kaj de agado samkiel al la subtilaj idealoj, kiujn ĝi fiksis al si.

Nenio do povas pravigi nune la revizion de la esencaj celoj, kiuj estas ĝia ekzistorajto.

Elfrancigis I. H. K.

(Finota.)


ata kiel plej antikva. Ĝi troviĝis en la valo de la riverego Nilo, en Egiptio.

Laŭ prahistoriaj dokumentoj, tie oni trovas homojn jam grupiĝintajn en nome-oj (vilaĝoj) 4000 jarojn antaŭ Kristo. Sur monumentoj kaj vazoj oni trovas figurojn de falkoj, de vulturoj, de hundoj, de skorpioj, de fiŝoj, de sagoj ktp. El tio historiistoj hipotezas, ke tiuj bestoj aŭ objektoj reprezentas totemojn aŭ fetiĉojn: “Estas verŝajne, ke la pradinastia Egiptio, inter 4500 kaj 3500 antaŭ Kristo ne ankoraŭ preterpasis la stadion en kiu postrestas tiom da primitivaj societoj: la klana reĝimo protektata per fetiĉo aŭ totemo¹⁴).“

La bildoj gravuritaj sur diversaj objektoj rakontas pri la bataloj, kiuj okazis inter la nome-oj. La fetiĉoj partoprenis la batalojn, kiel tio vidiĝas per la bildoj. La batalinto ne kredis je sia propra forto; estis la totemo, la fetiĉo, kiu direktis la sagojn kaj tiel mortigis la malamikojn. Malvenko signifis ĉefe la malfortecon de la venkita fetiĉo. Tiel la venkinta fetiĉo sin trudis al ĉiuj venkitoj. La rezulto de tiuj bataloj estis la starigo de du reĝaj regnoj: unu ĉe la Alta kaj alia ĉe la Malalta Egiptio. Ambaŭ reĝoj havis t. n. “parolantajn armilojn“. Unu vestis sian kapon per ruĝa kufo, talismano, en kiu loĝis diino; alia portis blankan mitron super kiu ŝvebis la vultur-diino, protektantino de la reĝo. Pli poste ambaŭ kapvestoj kombiniĝos kaj formos la Pscenton, simbolo de la du Egiptioj kuniĝintaj. Por la tiutempaj egiptoj tiuj insignoj posedis magian forton; ili faris miraklojn.

Ĉe la lasta periodo oni konstatas, ke la dio Horuso (Falko) akiris la superregecon. Ĝi trudis sian kulton al la tuta Egiptio. Kaj okazis, ke la reĝo finfine fariĝis la viva enkorpiĝo de la dio. La tuta evoluo resumiĝas jene: la iama ĉefo-sorĉisto fariĝas unue la reĝo-pastro kaj fine la reĝo-dio, la Faraono.

La popolo kredas, ke la reĝo-dio posedas la povon briligi la sunon, faligi la pluvon, ĝermigi la grenojn. La Faraono estas la reĝo de l’ fajro, reĝo de l’ akvo, reĝo de l’ rikoltoj. Unuvorte la reĝo-dio posedas magiajn sekretojn tiom potencajn, ke ĉiuj naturaj riĉaĵoj kreiĝas laŭ lia ordono. La Faraono estas la granda “nutranto“ de sia popolo.

(Pluo sekvos) E. Lanty.

¹⁴) Moret kaj Davy.

★

NIA VIVO

La legantoj de “S-ulo“ eble interesiĝas pri nia vivo en la malliberejoj de Estonio. Ni ja ne vivas — ni nur pasigas la tempon. La cirkonstancoj en estoniaj malliberejoj estas kruelaj. La malliberejoj kaj en ili reganta ordo estas samaj kiel en carisma reĝimo, ofte eĉ pli maljustaj, ĉar ili ja devenas de ĝi. Samtempe la burĝa registaro deklaras: “Ni ne venĝas per la enkarcerigado, sed ni penos per deca edukado redoni al la socio ‘defalintojn‘…“ Sed la ĉi tie reganta ordo montras tute alion, en la malliberejoj regas nur senkompata venĝo, peno mortigadi la malliberulojn korpe kaj spirite. La administracio kaj la gardistoj kondutas al ni fierege. Laŭ ilia opinio ni ne estas homoj, sed estaĵoj, kiuj ne rajtas havi homajn sentojn kaj dezirojn. La situacio estas pli malbona pro tio, ke la ĉambroj, en kiuj oni nin tenas, estas tro plenigitaj je malliberuloj. Ekzemple, en ĉambro, kies volumeno estas ĉirkaŭe 100 kub. m., estas 20 kaj ofte pli da homoj. Kaj en tiuj ĉambroj oni tenas la homojn dum kelkaj jaroj.

La nutraĵo, kiun oni donas al ni, estas tute nesufiĉa, kelkafoje eĉ netaŭga por manĝado. Por matenmanĝo ni ricevas:

— pàgina 6 —

54 SENNACIULO

varman akvon, 8 gr. da sukero kaj sekalpanon 600 gr. tage; por tagmanĝo: 1 litron da supo, kiu estas kuirita plejparte el terpomoj kaj hordea grio, ankaŭ viandon oni metas en la supon, sed tiom malmulte, ke tre malofte oni trovas ĝin (1 kg. por 120 personoj!); por vespermanĝo: varman akvon, 5 terpomojn kun salo. Kompreneble, ke tiu densa kunvivo kaj nesufiĉa, ofte sentaŭga nutraĵo kaŭzas malsanojn. En okazo de malsaniĝo oni donas preskaŭ nenian kuracistan helpon, ĝis la situacio de la malsanulo fariĝas tre danĝera, oni lin translokigas en malsanulejon, kiu ne similas al malsanulejo. Ĉi tie diversaj parazitoj rampas kaj disportas la malsanon. Ĝenerale la cirkonstancoj en la malsanulejo-turmentejo estas tiaj, ke malsanuloj tre malofte resaniĝas, sed pli ofte ili restas tie kaj mortas.

La plimulto el la malliberuloj estas devigataj labori. La laboro estas peza kaj malsaniga, daŭras 8 ĝis 10 horojn. La salajro — 25 mk. tage (1 dolaro = 380 mk.). Se iu ne estas laborkapabla pro la nesufiĉa nutrado, li estas punata kaj persekutata. La metiistoj laboras kaj loĝas en la samaj ejoj. Jen higieno! La malliberuloj estas tre ofte punataj pro gravetaj kaŭzoj. Oni punas per karcero por 3—5—7 ĝis 50 tagoj. En karceroj oni donas nur en ĉiu dua tago varman manĝaĵon. Esti semajnon en la eta kelo sen lumo, sen ĉia homa bezonaĵo, — ĉu tio ne estas mezepoka inkvizicio? Tia estas nia vivo. Nur ĉiu unua dimanĉo de la monato estas pli bona, tiam niaj parencoj rajtas nin viziti. Kun la vizitantoj ni povas interparoli, tra la duobla densa krado, dum 15 minutoj. Oni permesas paroli nur banalajn frazojn; se oni rimarkas ion malpermesitan — inter la kradoj estas la gardistoj — la vizitado estas tuj ĉesigata.

En monato estas permesate skribi al parencoj nur unu leteron. Gazetojn ni ricevas nur post du semajnoj, kaj se estas en la ĉambro subjuĝato, tiam oni donas ilin nur post du monatoj; tamen nur burĝaj figazetoj estas permesataj. Nia ĉiutaga vivo komencas kaj finiĝas per malbonsona fajfado. Se iu post vespera fajfado ne dormas — tiu povos troviĝi en la karcero.

El ĉiu milo da loĝantoj de blankterora Estonio en la malliberejoj sidas tri homoj. El la malliberuloj proksimume 15% estas politikuloj, inter ili kelkaj dekoj da K-dinoj. Estas Gek-doj, kiuj troviĝas jam ĝis 7 jaroj inter la muroj. La verdiktoj estas por Gek-doj tre severaj: plejparte punoj estas ok, dek, dekkvin-jaraj, dumvivaj.

Kiel ajn malbonaj estas niaj cirkonstancoj, kiel ajn dikaj la muroj, tamen ni scias, ke seruroj ne estas eternaj, ke la tempo de blanka teroro de la reakcio iam finiĝos! Ni scias, ke nur aktiva ago de laboristoj en la tago de la revolucio liberigos nin kaj ĉiujn laboristojn!

Ni-el-Mallibero.

MIA BUĜETO

La laŭdindan ekzemplon, donitan de K-do 2978 en n-o 157 de “S-ulo“ mi volas sekvi samsincere kiel la angla K-do. Tiel ni, SAT-anoj, sendube pli alproksimiĝas nin reciproke, kaj tion mi taksas tre grava por niaj celoj.

Nuntempe mi estas 48-jara. Antaŭ 26 jaroj mi fariĝis suba poŝta oficisto en urbego L. Tiam la “imperiestra poŝto germana“ salajris “malavare“ siajn plej malaltajn oficistojn. Por 11-hora taglaboro mi ricevis 75 mk. monate, kiam mi en 1905 edziĝis. Post depreno de 22,50 mk. por loĝeja luprezo kaj 5 mk. por la ŝtata imposto, restis nur 47,50 mk. por kontentigi ĉiujn vivbezonaĵojn de la edzino, unu infano kaj mi.

Dum la venontaj jaroj iom post iom pliboniĝis la salajro, kiu ĉiam estis kaj ankoraŭ hodiaŭ estas mia sola enspezo. Parte aŭtomate kaj parte per sukcese plenumitaj ekzamenoj mi trapasis la kvin malaltajn salajrogrupojn. En 1924 mi trafis fine la plej altan ŝtupon de suboficisto atingeblan, nome la 6-an grupon. Ĝi jam apartenas al la gruparo de la meza oficistaro.

Entute mi ricevas nun jare 3 624 mk. kaj sekve 302 mk. monate.

Tiu ĉi sumo konsistas el:

monate
nura salajro 2 280,— mk. 190,— mk.
krompago por loĝejo 672,— „ 56,— „
krompago por edzino 144,— „ 12,— „
krompago por du infanoj 528,— „ 44,— „
3 624,— mk. 302,— mk.

Miaj du 15-jaraj gefiloj vizitas ankoraŭ “pli altan lernejon“ kaj nur tiom longe, kiom infanoj aŭ vizitas lernejon aŭ regule lernas profesion, la krompago por ili estas donata. Mia tria infano depost kelkaj jaroj perlaboras sian vivtenadon mem kiel kontoristino.

Jare mi ricevas 31 tagojn da libertempo, dum kiu mi kun la edzino forvojaĝas por pasigi ĝin en la montaro kaj refreŝigi tie korpon kaj menson. Certa sumo tial ĉiumonate estas ŝparata.

Nur ĉiu dua dimanĉo estas libera por mi kaj la alian mi devas deĵori.

Jen miaj elspezoj:

monate
dommastrumado 1 560,— mk. 130,— mk.
loĝeja pago 420,— „ 35,— „
ŝtata imposto 169,20 „ 14,10 „
vestaĵoj, ŝuoj ktp. 400,— „ 33,33 „
gaso por kuirado 60,— „ 5,— „
elektra lumo 36,— „ 3,— „
karbo vintra 36,— „ 3,— „
asekuro por senpage konsulti kuraciston k. ricevi kuracilojn 60,— „ 5,— „
vivasekuro 30,— „ 2,50 „
asekuro kontraŭ forbruligo kaj ŝtelo de mebloj 9,60 „ —,80 „
lavaĵoj 120,— „ 10,— „
poŝta sindikato 24,— „ 2,— „
partia kotizo (ankaŭ edzino) 18,— „ 1,50 „
liberpensula kotizo (ankaŭ edzino) k. postmorta forbruligo 16,80 „ 1,40 „
“La naturamikoj“ 9,60 „ —,80 „
SAT, “S-ulo“ k. “S.R.“ 10,50 „ —,90 „
loka grupo esper. 7,20 „ —,60 „
gazeto 36,— „ 3,— „
violoninstruo al filo 60,— „ 5,— „
teatra abono 42,— „ 3,50 „
libertempa ŝparo 180,— „ 15,— „
subteno al la 81-jara patrino 120,— „ 10,— „
lernejlibroj 60,— „ 5,— „
diversaĵoj 139,10 „ 11,60 „
3 624,— mk. 302,03 mk.

La tabelo estas tute fidinda, ĉar depost jaroj mi zorge notas ĉiujn en- k. elspezojn. Favoraj cirkonstancoj, kreitaj de la proletara plimulto en nia urba deputitaro, kaŭzis, ke mi ne bezonas pagi la lernejvizitadon de miaj infanoj. Alimaniere la elspezoj pliiĝus ankoraŭ je 240 mk. jare. Ĉar poŝta oficisto rajtas iam ricevi pension, ne necesas por mi ŝpari.

Post kelkaj semajnoj verŝajne oni leĝigos plialtigon de la salajroj ŝtatoficistaj kaj mi kredas profiti el tio eble 30 mk. monate. Tiam unue mi plenumos la deziron de mia edzino je plialtigo de la mastrumadmonsumo.

Iu el Saksio (135).

La kapitalistaro estas demonaro

Ĝia maniero de agado ankaŭ estas maliceco. Ĉu ni, Gek-doj, devas subteni ĝian hombuĉadon? Ĉu ni pli volonte ne devas prepari kontraŭbuĉadon al ĝi? Ĉu ni, laboristoj, estas servutuloj al la tiraneco? Ni certe ne estas, ni mem povas helpi unu la alian por domaĝi al niaj malamikoj. Nun estas tempo por agado. Kiu donis al la tiraneco tiun ordonon, ke ni estu servutuloj al ĝi? La plej granda krueleco estas la milito, kiun niaj burĝaj timonĉevaloj preparas. Pensu ĉiuj virinoj kaj infanoj pri la tempo, kiam iliaj patroj estas forrabitaj el ili. Estas mia plej granda deziro, ke ni ĉiuj laboristoj kontraŭbatalu la militon kaj la tiranaron tutmondan.

(7780)

HUMORAĴO

La “biblia“ Britio

La britaj episkopoj vojaĝas eksterordinare multe. Lige kun tio ĉi, estas rakontata gaja anekdoto pri la Oxford’a episkopo D-ro Stubs. La episkopo revizis iun lernejon kaj demandis lernanton, diri al li, kiun libron plej multe legas la episkopo. La lernanto respondis: “La biblion!“ “Ne estas vere!“ — diris la episkopo. “Mi diras tion al vi. Episkopo en Britio plej multe legas la Horaron de la vagonaroj, ĉar li pasigas la plej grandan parton el la tempo en la vagonaroj“.

La parolon havas niaj britaj K-doj.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 55

TRA ESPERANTIO

Ĉe la laboruloj.

Ni publikigas ĉi sube parton el dokumento, pri kies graveco ĉiu leganto bone konscios. Ĉiu ankaŭ volos laŭpove klopodi por sukcesigi nian lingvon. Ĉi dokumento aperis en la oktobra n-o de la Bulteno de I.T.F. (Internacia Federacio de Transportlaboristoj). Kvankam ĝi estas sen subskribo, estas evidente, ke verkis ĝin K-do Nathans.

INTERNACIA FEDERACIO SINDIKATA (Amsterdam) pri la internacia lingvo

La I.F.S. skribas al ni la jenon:

“La internacia sindikata kongreso, okazinta en Parizo, voĉdonis la sekvantan rezolucion: La Internacia Federacio Sindikata estas rajtigita ekzameni la eblecon kaj uzon de difinita aŭ de helpa lingvo kiel interkomprenigilo ĉe la kongresoj de la Internacia Federacio Sindikata, kaj studi kio povos eventuale esti entreprenata de la Internacia Federacio Sindikata por eviti, dum internaciaj kongresoj de la laborista movado, la tradukojn, kiuj forprenas multe da tempo kaj malhelpas la laborojn.

Antaŭ ol fari klopodojn pri tiu demando, ni volus peti la naciajn centrejojn kaj profesiajn sekretariejojn internaciajn fari al ni la sugestojn, kiujn ili konsideras oportunaj, kaj proponi al ni eventuale la uzon de difinita aŭ de helpa lingvo.“

Ni respondis la jenon:

“La uzo nun ankoraŭ farata en nia movado de tiom da diversaj lingvoj, kaŭzas unuflanke grandan malŝparon de mono, tempo kaj energio, kaj aliflanke ofte, spite ĉiuj zorgoj kaj elspezoj, miskomprenojn kaj konfuzojn. Kiam la internacia afero pligraviĝos, tiuj maloportunaĵoj ankoraŭ pligrandiĝos, kio faras, ke fine ni tute embarasiĝos en niaj laboroj, tiom pli, ke kelkaj indikoj antaŭvidigas jam nun, ke, se ni daŭrigos tiamaniere, la nombro de la landoj pretendantaj, ke ilia lingvo devas esti uzata en la internacia afero, ankoraŭ pligrandiĝos. La fakto, ke oni bezonas lingvajn konojn por povi dece partopreni la debatojn de internacia intereso, kaŭzas la danĝeron, ke personoj, posedantaj alirilate ĉiujn postulatajn ecojn, ne povas eniri la unuajn vicojn, por utiligi siajn kapablojn en nia movado.

Ŝajnas utopia kredi, ke iu el la ekzistantaj naciaj lingvoj estos utiligata kiel internacia esprimilo. Krom tio necesus, por posedi sufiĉe kiun ajn el tiuj lingvoj, ke la agitantoj en nia movado dediĉu al ĝia studado multan penon kaj tempon. La neŭtra helpa lingvo esperanto, kiun oni povas ellerni ĝisfunde dum multe pli mallonga tempo kaj kun multe pli malgranda peno ol kiun ajn nacian lingvon, liveras al ni solvon de la lingva problemo, kies graveco ĉiam pli kaj pli sentiĝas en nia movado. …

Ni atentigas vin pli speciale pri la rezolucio, represita en nia Bulteno, voĉdonita de la laborista grupo ĉe la oka internacia labor-konferenco. Ĉeestante internacian esperantistan kongreson, vi certe konvinkiĝos, kiel okazis ankaŭ kun ni¹), ke esperanto respondas efektive al ĉiuj postuloj pri lingvo internacia.

En nia oficejo, esperanto faras jam nun utilajn servojn por la korespondado.

Konsiderante ĉiujn ĉi aferojn, la Ĝenerala Konsilantaro jam esprimis sin en 1925 favore al disvastigo kiel eble plej larĝa de esperanto-kono inter la membroj de la aliĝintaj organizoj. La I.F.S. faros, laŭ ni, utilan aferon, komencante, flanke de sia alia laboro, energie la propagandon favore al esperanto kaj okupiĝante — eventuale post konsulto de la aliaj organizoj de la laborista movado — ke tiu ĉi lingvo estu enskribita en la programo de la lernejoj. Atendante tiun rezulton kaj por substreki tiun ĉi bondeziron, la I. F. S. devus inviti la centrejojn sindikatajn aliĝintajn kaj ties organizojn, dissciigi la konon de esperanto per kursoj kaj publikigaĵoj en la sindikataj organoj. En la proksima kongreso de la I.F.S., raporto de via Ĝenerala Konsilantaro koncerne la rezultojn de la komencita de vi enketo pri la uzo jam farata de esperanto, povus servi kiel bazo por la diskutoj koncerne la enkondukon de ĉi helpa lingvo en la praktika aktiveco de nia internacia movado.“

¹) K-do Nathans aludas pri sia ĉeesto en nia Brusela SAT-Kongreso.

[REKLAMO p.7] Fundamenta Krestomatio — Ekzercoj, fabeloj kaj legendoj, rakontoj, el la vivo kaj sciencoj, artikoloj pri esperanto, poezioj. Unu volumo in-16, 460-paĝa (10-a eld.) Prezo: 2.50 mk. g. La libro de ĉiuj oni povus nomi la Fundamentan Krestomation. Post Fundamento de Esperanto ĝi estas la verko la plej grava, kiun ĉiu esperantisto devas koni. D-ro Zamenhof tiris mem el siaj verkoj, kaj el la verkoj de la plej bonaj esperantistaj verkistoj, ĉiujn artikolojn, kiuj estas en ĝi. La libro entenas ĉarmoplenajn legendojn, interesajn rakontojn, anekdotojn, lingvajn kaj sciencajn artikolojn, ktp. Fine belegan kolekton da 70 poezioj, el niaj plej lertaj esperantistaj poetoj. Ĉio estas zorge gradigita, kio faciligas ĝian akiron al la novaj esperantistoj. Havebla ĉe Administracio de SAT.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Aŭstrio. Laŭ propono de A.L.L.E. okazis en Knittelfeld Komence de oktobro n. j. varba semajno por esperantigo de la Laboristaro. La paroladoj k. ekspozicio estis bone vizititaj. Sukceso kontentiga. Sekvis kursoj. Ankaŭ en najbara industria vilaĝo Zeltweg K-do Pavlik gvidas kurson. Multaj jam komprenas la valoron de esp-o. — Bulgario. Lastatempe en Sofia oni sentas la ĝojigan fakton, ke la intereso al esp-o inter la laboristoj estas pligrandigita. Fondiĝas lab. esp. grupo. La neŭtrala esp. movado velkas, kiel oni devas atendi. — Nederlando. En Amsterdam funkcias 6 kursoj kun po 2 gvidantoj. Sekvos pluaj kursoj, kvankam gvidantoj mankas. La grupo estas tutsanega kaj la membroj aktive partoprenas la laboron, la salono fariĝis jam tro malgranda por la kunvenoj. La instruadon oni faras laŭ Petro. La SAT-grupo en Leiden organizas serion da paroladoj. La ĝis nun okazintaj kunvenoj plene sukcesis. Du kursoj kun 35 p. — Sovetio. En Krasnodar funkcias jam du novefonditaj esp. rondetoj, kun 93 m. Estas organizataj rondetoj ĉe la fervojista klubo, ĉe kubana industria teknikumo, ĉe la laborista klubo “Profintern“. La distrikta “politprosvet“ estas dissendinta al 190 vilaĝaj legejoj kaj “ruĝaj anguletoj“ leteron pri neceso de studado kaj praktika aplikado de esp-o. En Ŝadrinsk antaŭ unu jaro estas organizita malgranda 6-membra rondeto por lernado de esp-o ĉe redakcio de loka ĵurnalo. Nun estas 6 SAT-anoj, ĉelo de SEU, du rondetoj kun 23 lernantoj. En la distrikto 51 personoj, plejparte kamparanoj, lernas esp-on. Estas organizata distrikta komitato de SEU. — Usono. La 30. 10. 27 la Ferrera Moderna Lernejo en Nov-Jorko solenis Memorfeston al granda martiro Francisko Ferrer, kiun la hispana registaro pafmortigis la 13. 10. 1909. Ĉeestis la du frataj lernejoj el la antaŭurboj Bronkson k. Brooklyn, same la grupoj de la Mondjunularo, la Naturamikoj k. la germanaj Migrobirdoj. La vere internaciaj gazetoj laboristaj anoncis la feston ĉe kiu oni kantis angle k. esp-e. La radikale pensanta parto de la tiea grupo de germanaj “Wandervögel“ (vanderfjogel, migrobirdoj) havis grandan kunvenon dum la tagoj de 15. k. 16. oktobro. Ĉeestis pli ol 80 gejunuloj, havantaj reprezentantojn de la Jugendgemeinschaft, Kronacher Bund, Pachanten, Community Youth k. el urboj Philadelphia, Patterson k. Newark. La aranĝintoj estis K-do Rother k. Adler, instruisto ĉe la Ferrera Lernejo. Ili ankaŭ decidis lerni esp-on.

*

NIA POŜTO

1311, 6351. — Ricevita kaj aperos. Red.

NEKROLOGO

La 19-an de Oktobro 1927 mortiĝis nia kara K-do Alfred Kurtz (10 063).

Honoron al lia memoro!

SAT-anoj de Gr. Röhrsdorf i. Sa. Germanio.

— pàgina 8 —

56 SENNACIULO

[BILDO p.8 | 8,6,35,12] Ornama vinjeto: malfermita libro kaj skribplumo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

HISTORIO DE LA LINGVO ESPERANTO, dua parto — la movado 1900—1927, de Edmond Privat. Eldono de Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig, 1927, Esperanto-Fako. Formato 19×12½ cm., 199 pĝ., tole bindita. Prezo: 6 g. mk.

Tre alloga estas la titolo kaj la eldono mem. Tio igis nin kun speciala atento, intereso kaj plezuro malfermi la verkon de la fama esp. oratoro. Ĝia legado estis ofte vera plezuro. Kiel en la unua parto, aperinta antaŭ dekkvino da jaroj, tiel ankaŭ en tiu ĉi, la aŭtoro majstre scias nin gvidi en 29 ĉapitroj tra ĉiuj stadioj de nia komuna lingvo. Dum en la unua li rakontis detale pri la propaganda periodo, en la dua parto li trakuras la aplikan periodon de la disvolvo de esperanto, kiu jam havas sian propran, memstaran, nedependan de la “mondlingva movado“ historion. Tiun ĉi el lingva vidpunkto pli detale devas trastudi iam lingvistoj kaj doktorkandidatoj.

La aŭtoro, memkompreneble, ne povis ignori la esp. laboristan movadon, kaj unu el la ĉapitroj portas la titolon “ĈE LA LABORISTOJ (1921—1925)“. Tie ĉi tamen li estas tre ŝparema, tro konciza kaj ofte malpreciza. Ĉu decis prisilenti, ke la publikigo en “Le Travailleur Espérantiste“ de leteroj de R. Rolland, de H. Barbusse kaj aliaj famuloj tre helpis la reviviĝon de la tuta esp.-movado post la militĉeso? Ĉu decis prisilenti, ke fama sciencisto kiel A. Einstein konsentis esti la honorprezidanto de unu SAT-Kongreso? Kiam la aŭtoro tiom komplezeme rakontas en aliaj partoj pri malgravaĵoj, oni emas pensi, ke li skribis ĉi tiun ĉapitron ne kun kontenteco, sed kiel lernanto, faranta puntaskon. Kial diri, ekzemple, ke “Sennacieca Revuo“ fariĝis “Sennaciulo“, dum fakte ĉi lasta estas tute nova gazeto, ĉar “SR.“ daŭras aperi? Multajn similajn rimarkojn oni povus fari. Per ĉi ĉapitro s-ro Privat “anstataŭ pentri brovojn, eltiris la okulojn“, kiel diras proverbo. Estus eble pli bone, se li tute ne tuŝus tiun demandon, pri kiu necesas tuta historilibro.

La stilo estas Privat-a: facila kaj harmonia, kiel lia parolo. Ni ne povas nin deteni de la tento citi ekz. la jenon:

“Laŭ internacia vidpunkto Esperanto videble marŝis al ĉiam pli granda unueco. Se iam kreiĝus en ĝi dialektoj per uzado, tio povus okazi ne laŭnacie, sed eble laŭklase sur tutmonda kampo.“

Sed la gramatikaj kaj aliaj eraroj estas tiel abundaj, ke ni miregas, kiel “Heroldo de Esperanto“ povis nomi tiun verkon “kronon meritanta“… Kompreneble, ni ne pretendas instrui akademianon, sed ni vidas, ke li nenion lernis el kritikoj, kiel tiu de sia kolego P. Corret pri la “Vivo de Zamenhof“ en “Ll.“ de aŭg.—dec. 1920. Multaj el la samaj eraroj ripetiĝas kaj tio nur pruvas, ke ili ne estas simplaj preseraroj. Manko aŭ trouzo de akuzativo ĉe datoj post prepozicioj, nenecesa uzo de novaj vortoj, maluzo de sufiksoj necesaj, aliigo de l’ senco de oficialaj vortoj, kripligo de propraj nomoj ktp. Ni remalfermu la belan libron:

Pĝ. 20, ĉiu alparolis unu la alian kvazaŭ bone konatojn; pĝ. 29, la Ekzercaro, la Universala Vortaro, dum, 3 liniojn pli supre, la artikolo mankas antaŭ Fundamento, cetere nenecesa antaŭ nomo de titoloj; pĝ. 33, Aŭstrujanojn; pĝ. 38, adoptiĝis, nekontesteble; pĝ. 52 (ĝusta uzo): okazis la 29-an de Majo, respondis la 4-an de Dec., same sur pĝ. 60 ĝis 61: la 7-an de Jan., de (la) 6-a Nov., de la 4-a de Jan., de 14-a de Dec. … dum sur pĝ. 107 (malĝusta): de 31-an de Okt., de la 11-an de Jan., de la 27-an de Julio, iom pli malsupre denove ĝuste: de la 30-a de Okt., sur sekv. pĝ. ree malĝuste: de la 21-an de Nov., de 29-an de Marto, de la 15-an de Majo ktp…. Pĝ. 54, lukti kun (anst. kontraŭ); 59, 83, en la Ll.; 75, sidas 9 jaroj(n); 77 k. 121, 155, standon (germanismo!); 88, krom D-ro Zamenhof-on; 98, nacianismoj; 102, organizaĵoj, dum sur aliaj pĝ. nur organizoj (kia malkonstanteco!); 109, tiaj lecionoj komencis, la afero nur komencis (anst. komenciĝis). Pĝ. 111, junuloj kaj adultuloj (nova senco, anst. plenkreskuloj!); 120, ree: je la 2-an ĝis 4-an de Aprilo; 126, adultaj personoj, dum la Aŭgusto (eble monato mankas, alimaniere la estas superflua), demonstracioj (anst. manifestacioj), 131, Portugalo; 134, preso (anst. gazetaro); 147, reproksimiĝo; 166, deko de lecionoj; 175, prelegadis– kaj tuj sube lekciojn; 183, la bela Zamenhof’a verso “Nun de loko flugu ĝi al loko“ tekstas ĉe Privat “Nun ĝi flugu de loko al loko“; Elska, Frenkell (kun troa l); 189, tiel ĉi (?!), ne enkalkulante la kelkajn preserarojn, kiel in, universalo tranŝeo k. s.

Ni esperu, ke ĉe dua eldono, s-ro d-ro Privat “elokventiĝos“ ankaŭ sian skriban parolon.

I. H. K.

AŬSTRALIO, lando kaj popolo, originale verkita de A. Delsudo kaj Lauri Laiho. Sama eldonejo. Formato: 21×14 cm., 95 pĝ., multilustrita kaj tole bindita. Prezo: 6 g. mk.

Ĉu vi estas propagandisto kaj volas konverti al esp-o “Tomasojn“, ĉu vi estas sciencamanto kaj volas penetri spirite en tiun ekzotikan landon, ĉu vi estas vojaĝemulo kaj volas havi fidindan gvidilon, venigu al vi tuj la ĉi supran ekstere kaj interne belegan verkon.

I. H. K.

EL LA INTIMA LIBRO de la VERD-URBAJ ESPERANTISTOJ. Skizoj el la esperantista vivo, de ADA. Sofia, 1927. Eldono de l’aŭtoro: At. D. Atanasov, Oboriŝte 68, Sofia (Bulg.). Formato: 17×12 cm., 67 pĝ. Prezo: 0,60 sv. fr. (15 bulg. lv.).

Jen gramatike kaj stile senerara verketo, malofta en la esp.-literaturo. En modelaj bildoj prezentas al ni la konata aŭtoro Ada tutan esperantan mondon, plenan esperantan vivon kun ĉiuj ĝiaj ĝojoj kaj malĝojoj. Ni bedaŭras, ke la spaco de nia gazeto ne permesas al ni citi kelkajn el tiuj perloj. Tre instruaj estas “La longaj oreloj“, “Testamento“ kaj “La veturilo“, kaj edifaj “La paroloj de l’ sperto“. Nur en la unuakta teatraĵeto “Reveno“ ni ne komprenas, kiel tro rapide kaj naive povas la forlasita heroo Teodoro reveni al … virina amo. Ni varme rekomendas la verketon, meritantan pli bonan veston. Kiu ĝin legos, tiu parolos ade pri la stilo Ada.

I. H. K.

*

MEMORNOTO

Represis el “Sennaciulo“:

Novini, Sofia, n-o 63: El Blankrusio; Reboniga agrikultura kolonio por malliberuloj apud Kurgan. — Rabotničesko delo, Sofia, 20. 10. 27: Sana stato de la germana popolo.

Tradukis el esperantaj leteroj:

Massovik, 21. 10. 27.

Enhavis priesperantajn artikolojn:

Bulletin d’Information de la FIT., Amsterdam, okt. 27 (vidu sub “Ĉe la laboruloj“). — Revista Popular, Córdoba, 1. 11. 27 (de E. Lanty).

[REKLAMO p.8] Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 100 pecoj 1.— mk. g. Administracio de SAT.

Ni ricevis jenan leteron, kiun ni publikigas, ne aldonante ian komenton:

Ankoraŭfoje pri ĉapelafero

Unue mi volas korekti la komunikaĵon de la redaktoro, pri la aperigo de mia artikolo. Mi ricevis sciigon de K-do Lanty, ke la diskuttemo estas tiom ne interesa, ke domaĝas por la loko aperigi la artikolon. Sed ĉar multaj K-doj respondis al la temo, mallonga resumado estas farota. Konsiderante la respondon de K-do Lanty, mi rezignis la aperigon de la artikolo, sed ne konsentis, ke ĝi estu uzata en resumado.

Mi publike protestas kontraŭ la malmodesta uzo de redaktoraj rajtoj, ke malgraŭ mia peto, kiun aŭtoran rajton ĉiu redakcio devas konsideri, nia redakcio uzis ĝian enhavon en formo de kastrita kriplaĵo en la kadro de resumado.

Certe estas kiom da kapoj, tiom da ĉapoj, sed la redakcio ne opiniu, ke ĝia ĉapo taŭgas por ĉiu kapo.

Neniu.

ALVOKO!

Kiu konis mian fraton Johano Erjuĥin (estinta rusa soldato en Francio)? Depost 1919 li nenion skribis al la familianoj. Kredeble li mortis en Saloniki (Grekio). Pro respondo mi estos kore danka. A. Erjuĥin, PTT-Kontoro, Arĥangelsk (Sovetio).

ALVOKO!

Al ĉiuj laboristaj esperantistaj organizoj.

Bogorodskaj (Sovetio, Mosk. gub.) geesperantistoj la 20-an de novembro aranĝas sian unuan tutujezdan konferencon kun ĉeesto de reprezentantoj el partiaj, sindikataj kaj sociaj organoj. Urĝe sendu al ni Viajn salutleterojn, kiujn ni rekompencos laŭ Viaj deziroj. Helpu al ni!

Adreso: K-do Jarov, V., Kooperativnaja, 10, Bogorodsk (Mosk. gub., Sov.)

[REKLAMO p.8] Alumetojn! bonajn, malkarajn, mi volas importadi en Anglion. Kiu povas peradi? C. Fielding, 53, Diana St., Cardiff (Anglio).

ENHAVO:

Ĥaoso en Britia Karbminindustrio, de W. Henthorne pĝ. 49
Situacio de elektro-laborantoj en Zagreb, de 6083 „ 49—50
Vivo en la Usono Armeo, de P. Crouch „ 50—51
Kretscham-Rothensehma, de 125 „ 51—52
Kooperativa movado en Germanio, de 3018 „ 52
Patriotismo — Internaciismo — Sennaciismo, de E. Lanty „ 52—53
Usonaj ministoj strikadas jam ses monatojn, de 1307 „ 53
Pri Raciigado, trad. I. H. K. „ 53
Nia Vivo, Ni-el-Mallibero „ 53—54
Mia buĝeto, de 135 „ 54
La kapitalistaro estas demonaro, de 7780 „ 54
Humoraĵo, de I. H. K. „ 54
Tra Esperantio „ 55—56
Anoncoj „ 56

Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)

← Tram anterior · Tram següent →

Llegir en: