Els números 118 a 142 de Sennaciulo, el periòdic de SAT, transcrits sencers (17 números). Què és la revista, d’on ve el text i com s’ha fet: en la pàgina de la col·lecció.
Transcripció automàtica, no oficial: per a citar-ne res, compareu-ho amb l’escaneig de cada número. Si algú que en tinga els drets vol que la retirem, digueu-nos-ho i la retirem.
← Tram anterior · Tram següent →
Núm. 118, 30 de desembre de 1926
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
[BILDO p.1 | 42,3,53,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», super la titolo de la gazeto.
3-a Jaro. N-o 118 — APERAS SEMAJNE — 30. Decembro 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY, 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
NUNTEMPA ĈINIO
Nur revemulo atendus, ke la ĉinoj hodiaŭaj iĝu tuj sennaciuloj; la ĝusta evoluprocedo estas: naciano, internaciano, sennaciano. Nun la ĉinoj staras sur la unua ŝtupo.
Kiel ĉie, kie aliland- aŭ alikontinentuloj perforte sin enŝovis por sia propra profito, en Ĉinio ekzistas malamo kontraŭ kaj malfido al la fremduloj, konsekvence pliakriĝo de nacia sento. Nun ni vidas ĉi-tiun senton pli kaj pli are elmontrita, ĉu per industriaj strikoj kaj komercaj bojkotoj, ĉu per socia kunligo de la Popola Nacia Partio aŭ ĝia batalado kontraŭ la militaj ĉefoj de la Norda, Centra kaj Orientaj provincaroj de Ĉinio.
Tamen oni povas antaŭvidi, ke la ĉinoj, post reordigo de siaj propraj aferoj, post plia studado kaj aplikado de tekniko kaj scienco, sendube enviciĝos baldaŭ la movadon, kiu celas pli larĝajn perspektivojn, pli pacan, fratan kaj racian mondon.
Ĉi tiu mirinda popolo ja estas civilizita jam depost multaj centjaroj; ĝi konservis sian civilecon, ne forjetante ion, kvankam ĝi ne antaŭeniris; nun ĝi vekiĝas el sia letargio, kiu neniam alproksimiĝis morton, kaj ĉirkaŭrigardante, rimarkas, ke, kompare kun aliaj popoloj de la t. n. civilizita mondo, ĝi estas iom malnovmoda.
[BILDO p.1 | 30,41,61,86] Karikaturo: ĉino kun harplektaĵo, sur kiu volviĝas granda serpento; la serpento portas cilindran ĉapelon kaj havas vizaĝon de eŭropano. Malantaŭe pagodo.
Ĉinio estas plena de paradoksoj. Jen antikve-civilizita popolo, kies lando estas moderne aranĝita nur ĉe la marbordo; preskaŭ ne ekzistas aliloke vojoj nek fervojoj¹). Jen popolo nombrante ĉirkaŭ 450 000 000 da loĝantoj (t. e. ²/₇ el la tuta loĝantaro de la mondo), kiu uzas la saman skribitan lingvon, (nur la sonoj diferencas en diversaj partoj de la lando), sed ne havas nacian gazetaron. Jen lando pli granda ol Eŭropo, kiu nuntempe plejparte estas regata de «manpleno» da alilanduloj. Jen homoj lertaj, laboremaj, kiuj restas treege malriĉaj en riĉa lando, homoj kies pacemo kaj racio ne malhelpas, ke ia militisto aventuristo senordigu unu provincon post alia je la malprofito de la tuta loĝantaro. Jen popolo interesplena kaj alloga, kiu restas ankoraŭ nekonata enigmo por la plejmulto da alinacianoj.
Estas malfacile priskribi la regadon en Ĉinio de la ĉinoj mem, ĉar la situacio ofte ŝanĝas pro la militaj venkoj, ĉu de unu flanko ĉu de alia; ĝenerale oni povas scii, ke la Kantona Registara Partio, nomita «Kuomintang», influas pli kaj pli la ceterajn partojn, kaj pere de la al ĝi simpatianta militistaro nomita «Kuomincan» (ne ankoraŭ definitiva parto de «Kuomintang») pligrandigas la sferon de sia potenco. Ĉi tiu partio agas nur laŭ la principoj de la Triparta Popola Doktrino de San Jat Sen, kaj regas racie por la bono de l’ loĝantaro, speciale de la laboristoj. La tiel nomita Centra Registaro en Pekin ne plu fakte ekzistas; kiel en aliaj partoj de Ĉinio, ĉi tie la lasta militista venkinto prenas sur sin la regadon kaj enspezas la impostmonon por si kaj por la militistaro; la influo de tia reganto ne efikas ekster la muroj de la urbo kaj malmulte eĉ inter ili; sed la alilandaj diplomatoj ĝis la plej lastaj tempoj, kondutis kvazaŭ ekzistas en Pekin firmstara registaro kaj traktis kun iu ajn el la mul-
¹) Estas proksimume 2642 km. da fervojoj en Ĉinio, dum estas 6959 en Japanio.
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
taj rabistoj, kiuj ĵus sin instalis en la regad-seĝon.
En la intermiksaĵo de la batalantaj fortoj de ĉi tiuj tempoj, ĉefe elstaras la kvar elsalt-lokoj de la militantoj: Manĉurio, de Ĉang Co Lin; la distrikto inter Pekin kaj Hankaŭ, de U Pai Fu; la kvin provincoj ĉirkaŭ Ŝanghai, de San Ĉuang Fan; kaj la provincoj apud Kanton, de Kuomincan.
Sed… krom ĉi tiuj diversaj ŝanĝantaj registaroj, estas la eksterlandaj organizoj, kiuj pli vaste kaj pli regule funkcias. Unue, estas la Ĉinaj Maraj Doganoj, nominale sub la mita Pekina registaro, sed reale estrataj de la lando, kiu plej grandskale komercadas kun Ĉinio (nun Grandbritio, kvankam Japanio atentinde konkurencas). Ĉiuj ŝtatoj komercantaj estas reprezentataj en la Doganoj, en la celo unue enspezi la procentaĵojn de la pruntoj faritaj de diversaj antaŭaj regantoj de Ĉinio. Krome estas la Poŝto, kiu, oficiale redonita al Ĉinio, tamen restas pli malpli sub la franca mastrumado. Malantaŭ la Maraj Doganoj ekzistas la ĉiopova Diplomataro en Pekin (konsistanta el reprezentantoj de ĉiuj fremdaj ŝtatoj), kaj la Konsuloj tra la tuta lando, kiuj povas alvoki siajn naciajn militistarojn por perforte obeigi iajn ribelemajn popolamasojn, kiel okazis ofte lastan jaron.
Jen la ĉefaj inter si luktantaj elementoj, kiuj perforte rabas kaj ĉiel ekspluatadas la malfeliĉajn ĉinojn. Kvazaŭ granda serpento, la imperialisma politiko de la militaristaj grandaj potencoj premsufokas paceman popolon.
Sed la tro forta premo okazigis ĝian vekiĝon. Komenciĝas por Ĉinio nova historia epoko . . .
E. K. L.
★
Jubileo-Ĉeno
K-do M. Gattyan, laboristo, donacas 50 fr. f. kaj alvokas la K-dojn: St. Michalička (Elektroredaĉa, Sovetio); Spoljarić, Batta, Strasser, Knuorek (Vieno); Bleier Vilmos; Sproeck (Berlin) kaj ĉiujn siajn konatulojn, kiuj konscias la gravecon de SAT por la laborista esperanto movado tutmonda, same donaci parton de sia salajro.
Amikoj de SAT montru vin per viaj agoj!
★
EL USONO
Sacco kaj Vanzetti
Juĝisto Thayer, kiu kondamnis Sacco kaj Vanzetti al morto, rifuzis la novan proceson al ili. Celestine Madeiros konfesis sian partoprenon en la Braintree-murdo¹). Ankaŭ du policaj agentoj maldungitaj atestis pri la nepartopreno de Sacco kaj Vanzetti. Ili ankaŭ asertas kaj dokumentas, ke la juĝistaro de Massachussett aĉetis atestantojn per la plej fia agmaniero, por povi pruvi la kulpecon de ambaŭ niaj K-doj.
¹ fimortigo.
Ĉi faktoj pravigis la postulon je nova proceso por Sacco kaj Vanzetti, sed por la juĝisto Thayer ili ne sufiĉis.
Nun denove niaj K-doj estas en grandega danĝero. La elektra seĝo estas preta. Unufoje malhelpis la internacia Proletaro la ekzekuton. Denove la mondproletaro estas devigata protesti kontraŭ la punpostulo de la «plej libera» registaro de la mondo kaj por la fina liberigo de niaj K-doj. Ĝojinde, parto el la Proletaro jam konscias pri la necesego de ĉi protestoj.
La 4-an de novembro kunvenis pli ol 300 delegitoj de la diversaj laboristaj organizoj en Novjorko por pritrakti la novan situacion de la Sacco-Vanzetti-afero. Oni decidis fari ĉion por la liberigo de ili kaj aranĝi protestkunvenegojn en Tutusono. Oni komencis en Novjorko mem, kie okazis la 17-an de novembro en Madison Square Garden, granda kunvenego al kiu partoprenis 15 000 laboristoj. Diverslingvaj gelaboristoj ĉeestis. Estis vere internacia kaj tre impona manifestacio. Oni postulis la liberigon de Sacco kaj Vanzetti kaj la eksigon de Thayer. Por disvastigi la protestmovadon oni fondis „Sacco-Vanzetti-Helpkomitaton».
Por subteni la protestmovadon de la usonaj laboristoj estas necesege, ke la alilandaj laboristoj ankaŭ komencu manifestadi antaŭ la ambasadorejoj usonaj en ĉiuj landoj kaj sendi protestrezoluciojn al la koncernaj registarejoj.
Tridekdu redaktoroj de usonaj laboristaj gazetoj transdonis skribaĵon al la ŝtatestro Fuller de Massachussett, en kiu oni postulas la forigon de Thayer. Oni transdonis ĉi skribaĵon al li antaŭ ol li enŝipiĝis por veturi al Eŭropo. Estus bone rememorigi Fuller en Eŭropo, en ĉiu urbo, kiun li vizitos, ke la traktado de ambaŭ senkulpuloj hontigas ne nur Massachussett, sed tut-Usonon.
Estas rekomendinde, ke ĉiu organizo sendu kopion de protestrezolucio al „Sacco-Vanzetti-Helpkomitato, Room 422 80 East II, th Street, New-York, N. Y., U. S. A.
Per «Ino», Frankfurt a. M.
★
EL KUBA
Raciigismo
En Kuba okazas (laŭ «Cultur Obrera») grandampleksaj disvolviĝoj ekonomiaj. La «Tabacco Company», la granda Usona tabakentrepreno kun monopola karaktero, nuntempe uzas grandajn maŝinojn, kiuj dumtage produktas 32 000 000 cigarojn. Per tio unuflanke multaj laboristoj senlaboriĝas, kaj aliflanke la malgrandaj fabrikantoj bankrotas. La ligo de la tabak- kaj cigar-fabrikantoj pro tio ege kontraŭas al la «Tabacco-Company». La danĝero estas tiel granda, ke verŝajne 90% el la tabaklaboristaro senlaboriĝos. Sed la laboristoj grandparte estas reformemaj. Pro tio ili ne kapablas eltiri raciajn konkludojn el ĉi okazaĵoj. Ili staras kontraŭ la ekzisto de la modernaj maŝinoj kaj petegas la publikon, ke oni kompate malhelpu la starigon de tiaj maŝinoj. La deputito Sagaro en la parlamento postulis, ke oni malpermesu la maŝinstarigon¹). Kelkaj urbetoj postulas 100 000 dolarojn da imposto por permesi la starigadon.
Tiamaniere oni esperas fortimigi la fabrikantojn kaj malvastigi la senlaborecon. Sed tio estas tipe reformema rimedo, ĉar estas klare, ke la imposton pagos mem la Laboristaro per pli intensa ekspluatado.
Per «Ino» — Frankfurt a. M
[REKLAMO p.2] Rakontojn, poemon, versaĵojn, biografian skizon, literaturan skizon, artikolojn pri kino-arto, natur-scienco, soci-scienco kaj pedagogio vi trovos en la 32-paĝa, bele ilustrita kajero de «Sennacieca Revuo» por oktobro-novembro 1926 j. Ĝi estas sendata de SAT-administranto kontraŭ favora prezo de 0.30 mk. g.
★
KIEL ONI LABORAS KAJ LOĜAS EN NEDERLANDA INDIO?
Post la striko en la metalindustrio en Soerabaja (Surabaja) en decembro 1924 komisiis la ĉefreganto de Nederlanda Indio al Inspektoro de Laboro fari raporton pri la laborkondiĉoj en la metalindustrio de ĉi tiu loko.
El ĉi tiu raporto ni kompilas kaj tradukas jenon:
Kontrakto inter laboristo kaj labordonanto ne ekzistas. Laboristo povas esti eksigata ĉiumomente, sen ia ajn kialo. Ankoraŭ pli malbona estas la situacio ĉe la laborejoj de la marino (milit-ŝiparo). Tie laboras kulioj, kiuj estas dungataj nur potage. Centoj da kulioj staras matene tre frue atendante, ĉu oni dungos ilin por tiu tago. La nedungitoj povas hejmeniri kaj klopodi gajni ion alimaniere.
La interrilatoj inter eŭropanaj labormastroj kaj laboristoj estas ĝenerale malbonaj. Oni blasfemas, insultas kaj eĉ batas.
La salajroj estas malaltaj. El 11 000 laboristoj estis 6600, kiuj gajnis malpli ol 1½ guldeno potage, 3300 malpli ol 1 guldeno, 740 malpli ol ½ guldeno potage²). Depost 1922 okazis salajromalplialtigoj de 10 ĝis 30 procentoj, kvankam la prezoj, kiuj en 1922/23 iom malaltiĝis, poste ree plialtiĝis. Dum malsano oni ricevas nenion.
La daŭro de laboro estas diferenca. En la plejmulto el la fabrikoj oni laboras 9 aŭ 9½ kaj eĉ 10 horojn potage. Ekstra laboro okazas ofte. Ne estas maloftaĵo, ke oni laboras 24 horojn seninterrompe. Okazis eĉ foje, ke oni laboris en 7 tagoj 88 horojn.
La loĝejkondiĉoj estas malbonegaj. Oni vidis dometojn, ĉe kiuj estis lagetoj plenaj je malodoranta koto, ĉe kiuj estis kanaletoj plenigitaj je fekaĵoj (ekskrementoj), kie kuŝis mortintaj ratoj (en tiu vilaĝo estis la pesto!) sur la vojetoj. Oni vidis malgrandan domon konsistantan el du ĉambretoj. La luprezo estis 6 guldenoj pomonate kaj la monata salajro de la loĝanto 12 guldenoj. Do oni bezonis la duonon de la salajro por luo de malbona domo!
¹) Kial do li ne proponis, ke oni punu la nefumantojn, kiuj ankaŭ estas kaŭzo de senlaboreco en la tabak-industrio. Tiaj uloj ja estas punindaj!! – – . — Red.
²) Laboristo en Nederlando gajnas proksimume 3 ĝis 5 guldenojn potage. Eble estas la prezoj en Indio malpli altaj ol en Nederlando, sed certe ne tiom, ke la malaltaj salajroj sufiĉetas. Rim de 670.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
El la demokratia Aŭstrio
Ni aŭstrianoj volus kredi, ke Aŭstrio estas lando tute demokrata. Bedaŭrinde la faktoj kontraŭdiras tian kredon. Viktimoj de la mondmilito, invalidoj, vidvinoj kaj orfoj senĉese devas batali por plibonigi sian sorton, por ricevi malgrandan subtenon. La registaro eĉ volas la subtenon malaltigi aŭ tute forpreni.
La 4-an de decembro aranĝis la «Ligo de la militviktimoj» protestkunvenon kun manifestacio tra la centro de la urbo (Vieno). Estis kortuŝige vidi la partoprenintojn. Unuavice marŝis blinduloj kun hundoj kiel gvidantoj aŭ kun homaj gvidantoj; post ili venis 100%-aj invalidoj sur veturiloj kaj ŝarĝaŭtomobiloj, poste vidvinoj kaj orfoj, invalidoj el hospitaloj kaj fine private loĝantaj kripluloj. Multaj standardoj kun la registaron akuzantaj surskriboj estis portataj. Jen oni povis vidi surskribon: «Se la patrio vin vokas vi devas obei, se vi la patrion vokas, la patrio ne volas aŭdi» aŭ: «Por bankoj donaco de 720 miliardoj, por la invalidoj 1 ŝilingon pomonate», aŭ afiŝo montranta dikan pastron kaj invalidon kun surskribo: «Feliĉaj estas la kripluloj, ĉar ili devas malsati».
La al la kunveno invititaj reprezentantoj de la regantaj kristana kaj german-nacia partio preferis forresti. La manifestaciantoj estis sufiĉe ekscititaj, ĉar jam kelkfoje ili protestis senrezulte. Partoprenis 9—10 000 militviktimoj. Laŭ polica ordono ĉiu publika kunveno devas esti anoncata. La viena «demokrata» polico kutimas ordoni: nur ĝis tie estas permesate iri, nek unu paŝon pluen. Ankaŭ ĉifoje. Ĉio pasis en ordo, la grupoj disiris laŭ la ordono. La veturiloj ŝarĝitaj per pleninvalidoj volis post la manifestacio por pli mallongigi la hejmenvojon trapasi straton, kiu de la polico estis barita tute senkaŭze. Vidinte la alproksimiĝon de la veturiloj la polico sin ĵetis kontraŭ la ĉevaloj, kiuj ektimis. Minacis la renverso de la veturiloj, kelkaj invalidoj elfalis kaj ekestis granda paniko. Sed jen komencis la policistoj bati la invalidojn per sabroj. Du invalidoj estis grave vunditaj. Unu ĉe la kapo, alia ĉe la brako.
Tuj post la esploro de la afero, la estraro de la ligo sendis proteston al la registaro. Ankaŭ por la «Internacio de militviktimoj» sendis Henri Barbusse kaj Tiedt protesttelegramojn al la «demokrata» registaro aŭstria.
Ĉu povas la «venkita» Aŭstrio sufiĉe subteni invalidojn? Certe, ĉar la registaro povis donaci al bankrotaj bankoj 720 miliardojn. Unu el la ministroj de tiu registaro forkuris Usonon (la «studvojaĝas»), la duan oni «esploras». Sed tiajn «esplorojn» jam bone konas la popolo. Multvaloregajn ŝtatajn havaĵojn oni jam ruinigis kaj forŝtelis. Sed la ruinigantoj kaj ŝtelistoj de ŝtata havaĵo veturas aŭtomobile kaj ĝuas la ŝtelitan riĉaĵon. La grandegaj riĉaĵoj de la eklezio restis netuŝite. Kaj se oni trapaŝas la ĉefajn stratojn, oni povas konstati, ke la lando ne estas malriĉa. Neniam ekzistis tia lukso, kiel nun. Sed la mastrumado estas malbona. Racia, prudenta produktado kaj dividado de la produktaĵoj eĉ en la «malriĉa» Aŭstrio ebligus la kontentigon de la loĝantaro kaj la forigon de la sennombraj senlaboruloj, malsatuloj kaj senloĝejuloj.
Liberecano.
Preĝu kaj laboru. Tio estas facile direbla. Unue oni do devas havi laboron.
Sciigoj pri Polio
Kresko de senlaboreco
La ekonomia vivo pli kaj pli rigidiĝas. Ĉiusemajne aliĝas novaj taĉmentoj al la amaso de senlaboraj malsataj laboruloj. La malespero de la amasoj jam atingas sian zeniton. Centmiloj da homoj estas kondamnitaj al malrapida morto. La teruran kreskon de la senlaboreco plej bone montras la nombroj. La meza nombro de senlaboruloj estis en la jaro 1920: 86 000 personoj, en 1921: 98 000, en 1922: 118 000, en 1923: 84 000, en 1924: 115 000 kaj komence de la jaro 1925 la nombro de la senlaboruloj subite saltis ĝis 213 000. La nuna nombro estas almenaŭ 360 000. Oni ne eraros, se oni taksas la nombron de la malsatuloj proksimume je 2 000 000. Kiaj nun estas la salajroj en la industrio? Ili malaltiĝis ĝis terura nivelo. Ekzemple laŭ la lastaj sciigoj ricevis la plej bone pagataj metalistoj en Varsovio 191 zloti*) pomonate, petrolboristoj de la I-a klaso, 184 zloti, simpla naftolaboristo, 88 zloti kaj laboristo en la ferminejoj 54 zloti. Se ni ankoraŭ mencias, ke multaj laboristoj laboras malpli ol 46 horojn posemajne kaj sekve de tio ne ricevas la tutan semajnan salajron, ni povas prezenti al ni la bildon de la ekzistanta mizero.
Registara buĝeto
Kontraste al tio ni publikigu la buĝeton fiksitan de la registaro por 1927. La elspezoj estas jenaj:
| zloti | ||
|---|---|---|
| 1. | Por la prezidanto . . . . . | 1 415 917 |
| 2. | Por sejmo**) kaj senato . . | 6 934 040 |
| 3. | Por ŝtatkontrolo . . . . . | 4 052 740 |
| 4. | Por ministraro . . . . . . | 1 654 293 |
| 5. | Ministrejo por eksteraj aferoj | 39 627 420 |
| 6. | „ „ internaj aferoj | 180 200 000 |
| 7. | „ „ militaj aferoj | 623 221 610 |
| 8. | „ „ trezoraj aferoj | 100 513 445 |
| 9. | „ „ justeco . . . | 90 295 000 |
| 10. | „ „ Komerco kaj industrio . | 23 104 000 |
| 11. | „ „ Komunikado . | 3 240 490 |
| 12. | „ „ Agrikulturo . | 32 811 720 |
| 13. | „ „ Religio kaj klerigo . . | 294 126 280 |
Ĉu ne estas interese kompari la sumon, kiun ricevas la prezidanto kun tiu, kiun ricevas laboristo? 2798
Infanoj kondamnitaj je malliberiĝo
Antaŭ 1 jaro kelkaj judaj infanoj forigis el sia lernoĉambro «sanktan» kristanan krucon. Ili tuj estis pelataj el la lernejo, kaj oni malpermesis al ili, dum ilia tuta vivo viziti iun ajn lernejon. Sed tio ankoraŭ ne sufiĉis. Antaŭnelonge okazis ilia proceso, dum kiu la 11 ĝis 14 jaraj «krimuloj» estis punataj je 1 kaj 2 semajnoj da malliberiĝo, «laŭkulpe». Ĉu ne estus pli juste, anstataŭ la ĉiam senkulpaj infanoj puni tiujn, kiuj la «netuŝendajn» krucojn tie pendigis?
Se mi jam skribas pri procesoj, do mi rakontu ankoraŭ ion:
Mortiginto de provokatoro punita je 17 jara mallibereco
Ankoraŭ vivas en la memoro de ĉiuj la mortpafitaj de la venĝema burĝaro Engel kaj Botwin, kaj nun ni denove havis similan proceson. La juna Ŝlencki estis akuzata pro pafo al la provokatoro Witkowski, kiun li mem en konfido estis eniginta kompartion. La verdikto: 12 jaroj. Krom tio Ŝlencki en aparta proceso ricevis 5 jarojn pro aparteno al kompartio. Oni dubas, ĉu la malforta junulo la teruran punon fintenos. Sed, kompare al la du unuaj, la verdikto estas ja «delikatega» . . .
Tiuj estas eksterordinaraj «sensacioj», en kiuj jam fluis sango. Pro nura aparteno al «kontraŭŝtataj» organizoj oni preskaŭ ĉiutage kondamnadas al 3—5 jaroj da malliberigo. Malpli da tempo estas tre malofta feliĉo.
Oni faras «politikon»
En la palaco de la juda (lia judeco tute ne malhelpis) grandindustriisto Poznanski kunvenis antaŭ kelka tempo iuj «nobeloj» kaj plutokratoj, por fondi novan konservativan partion, kiu reformu la ŝtatvivon kaj eĉ savu la patrion (legu la monsakegojn!). Dum oni kaŝas la rezultojn de ĉi kunveno antaŭ la civitanaro. Sed la konsciaj laboristoj povas tre facile diveni la rezultaĉojn de l’ «reformema» grandburĝaro: forigo de la 8-hora labortago (kiu ja krom tio ekzistas nur sur la papero), malplialtiĝo de la malsatsalajroj ktp.
Konstanta registrado!
Senĉese la armea estraro «registras» aŭ «kontrolas» la virajn ŝtatanojn. Hodiaŭ «rezervulojn», morgaŭ soldat-kandidatojn. Ĉiu 18-jara junulo jam devas esti registrata. Sen ĝia «permeso» neniu viro rajtas transpaŝi la landlimojn antaŭ sia finita 26-a vivjaro! . . .
Iuelmultiuj.
*) 9 zloti = unu usona dolaro. **) Sejm, Polia parlamento.
★
SCIIGOJ EL SIBIRIO
La malnova rusa registaro tute ne zorgis pri la vivo de la «sovaĝaj», nekulturaj indiĝenoj sur la insulego Saĥalin, kiu lokiĝas kontraŭe de la enfluo de riverego Amur en Pacifika oceana kaj areas ĉirkaŭ 70 000 kv. kilometrojn. La insulo servis nur kiel ekzilejo por la plej danĝeraj krimuloj el Rusio kaj la multnombraj indiĝenoj (gilaĥoj kaj haroriĉaj ajnoj — ĉirkaŭ 5000 homoj) estis apenaŭ esploritaj. Nun la Sovetia registaro entreprenas grandajn laborojn por detale esplori ĉiujn gentojn de l’ insulo kaj iliajn ekonomiajn kaj kulturajn bezonojn. Por la etnografiaj laboroj en la tuta Ekstrem-Orienta Sibirio por la nuna jaro estis asignataj 100 000 rubloj.
*
La malnovaj urboj de Sibirio kreskas rapide. Novosibirsk kaj Irkutsk en Mez-Azio jam havas po 100 000 loĝantojn. Dum la lastaj jaroj aperis novaj urboj Ruĥlovo (centro de la Amura = Aldana regiono), Aldansk aŭ Tommot (en nordo ĉe la orhava rivero Aldan, kiu fluas en Lenon) Krasnij (ĉefurbo de la nova respubliko Tannu Tuva ĉe elfluejo de Enisejo en Nord-Okcidenta Monkolio).
Novosibirsk ekzistas nur de 30 jaroj. Ruĥlovo antaŭ kelkaj monatoj estis nur malgranda stacio ĉe la mezo de la rivero Amur. Ruĥlovo estas punkto de sibiria fervojo plejproksima al la nova riĉega orejo en la regiono de rivero Aldan (inter Ruĥlovo kaj Aldansk estas nur ĉirkaŭ 600 kilometroj). La loko kie nun staras Krasnij estis antaŭ kelkaj jaroj sur la geografiaj kartoj nur notita per blanka makulo, ĝi estis tero nekonata. Nun Krasnij havas telegrafon, poŝton, lernejojn kaj bankon. La blankuloj konstruis ĉi tie preĝejon, sed ĝi estis feliĉe bruligita per bomboj de la blankarmeanoj, kiam ili batalis kontraŭ ruĝuloj.
M. Krjukov.
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
PARIS, KIEL MI ĜIN VIDIS
Laborista movado
Mi ne tre multe kun ĝi konatiĝis ĝis nun, miaj diroj do nur bazas ĉefe je eksteraj impresoj. La franciaj K-doj do senkulpigu min, se la raporto eble ne trafis la ĝuston, kaj klopodu min per pli objektiva artikolo hontigi. Tiaokaze mi estos kontenta, se mi sukcesos eligi la franciajn K-dojn el ilia silentado.
Se oni venas Parizon kaj atendas trovi la samajn elmontrojn pri la laborista movado kiel en Centra-Eŭropo, oni eraras. Ne sonegigas la pavimon la paŝoj de similaj organizoj kiel estas en Germanio «Reichsbanner» (regna flago), «Ruĝaj frontbatalantoj», aŭ en Aŭstrio «Respublika Ŝirmligo». Vojaĝanto ne povas restadi en tiuj du landoj du semajnojn ne renkontante la manifestaciojn de tiuj organizoj. En Francio, oni povas resti tri monatojn, ne vidante similajn bandojn ĝeni la trankvilecon de la burĝoj. Cetere, kiel oni diris al mi, la parizanoj eble nur ridus pri tiaj soldatludadoj. Ĉu ili pravas? Forrestas la flirtado de ruĝaj standardoj super la kapoj de manifestantaj proletoj. La strato ŝajne nur tre malofte apartenas al laboristaj manifestadoj.
Do, vi eble diras, la agado de la laboristaj organizoj estas pli en ejoj, ktp. Sed por tio necesus anonci ĝin per afiŝoj. Kaj tiuj afiŝoj estas nur malofte troveblaj. Ne oftaj estas ĉi heroldoj, sciigantoj pri la vivo, agado de laboristaj organizoj. Kaj cetere la laboristaj hejmoj nur estas tre malmultaj en Parizo. Unu sufiĉe granda, la tiel nomata «Laborborso», ekzistas. Sed ĝi apartenas al la urbo. La pariza urbestraro ne estas laborista. Se vi eniras ĉi domon, vi ne vidas afiŝojn, bildojn kaj aliajn aĵojn, kiuj dirus al vi: jen vi estas en ejo laborista. Nudaj, grizaj estas la muroj; nenio hejma, amika, socialista sentiĝas. Mankas la manoj ame ornamantaj, plibeligantaj, sed tio estas memkomprenebla, la domo ja ne estas propraĵo laborista. Ekzistas ankaŭ kelkaj sindikataj domoj, sed ili ne estas belaj, nek aparte por ĉi celo konstruitaj. Mirigite pri ĉi malofteco de laboristaj domoj, mi demandis K-don pri la kaŭzo. Li klarigis al mi, ke la franciaj laboristoj estas pli malpli individuaj uloj, kiuj pli ŝatas familian, amikan rondojn ol partoprenadon je kunvenoj, regule viziti kaj labori en organizoj. Pro tio ne tiel sentiĝas la bezono de bone aranĝita laborista hejmo.
Alia fakto estas, ke malgraŭ la ekzisto de diversaj laboristaj tendencoj aperas nur unu partia kaj unu sindikata ĉiutagaj ĵurnaloj («L’Humanite» [La Homaro] organo de l’ kom-partio kaj «Le Peuple» [La Popolo], organo de la Confédération Générale du Travail (Konfederacio ĝenerala de la Laboro) en ĉi granda preskaŭ 4 milionoj da enloĝantoj havanta urbo.
Ke malgraŭ ĉio, la franciaj laboristoj estas bonaj agantoj por la liberiga batalo ni ja scias jam el la historio. Kaj la seriozeco kaj atentemo, kiujn ili monrtas dum longdaŭraj kunvenoj, pruvas, ke ankaŭ ili scias agi, se estas necese. Ilia vidpunkto rilate al organizo eble estas aparta. Cetere, se la krizo pliakriĝos ĉi tie, ni eble havos la okazon aŭdi pri agoj flanke de la laboristoj, ankaŭ sen bona organiziteco.
Bedaŭrinda afero estas, ke oni nur nun komencas, flanke de la laboristpartioj, atenti la proksimume 3 milionojn da eksterlandaj laboristoj. Nur malmultaj kaj malfortaj rondetoj konsistantaj el eksterlanduloj funkcias ĉe la partioj. Sed eble la kaŭzo estas en tio, ke ili ja ne havas balotrajton…
M. Sch.
★
EL HISPANIA VIVO
La diktatoraĉa registaro penas per ĉiuj rimedoj pliprogresigi la instruadon kaj influon religiajn, malhelpante samtempe ĉian elmontron kontraŭregistaran kaj sekve, kontraŭreligian. Niaj regantoj kudris al ni la buŝojn; ili ne permesas nian memdefendon, nek la propagandon, nek satmanĝi. Unuvorte, ekzistas tre grava krizo ĉe ĉiuj flankoj de la vivo hispania.
* * *
La industria kaj komerca krizoj mizerigis multajn milojn da laboristoj. En Barcelona estas ĉirkaŭ 50 000 senlaboruloj. Tiuj laboristoj kompreneble havas familianojn kaj tamen ili ne ricevas iujn ajn ŝtatan aŭ urban subvencion. Ili devas rabi por manĝi, aŭ malsatmorti. Ĉe tia situacio okazis en Barcelona antaŭ kelka tempo tre grava kaj signifa kunveno de la ĉefaj laborulaj organizoj (ne ruĝaj, ĉar tiaj estas malpermesataj, sed liberemaj) por fari agitadon favoran al starigo de leĝo por subteni iomete la senlaborularon. Partoprenis tiun kunvenon proksimume 1300 organizoj el la Katalunia regiono. Unuj estis kooperativaj, aliaj mutualismaj aŭ kulturaj. Kompreneble ankaŭ partoprenis la kunsidon iuj laboristaj sindikatoj aŭ societoj. En tiu kunsido estis elektita agitkomitato, kies sekretario estas SAT-ano 4573.
Grandajn simpatiojn akiris ĉe ĉiuj laborulaj flankoj tiu agitado. Kredeble sukcesos la afero se oni ne politikos, se ne okazos interdendencaj bataloj.
———
Pro reorganizado de la Abiturientecaj studoj, granda ĥaoso estiĝis, ĉefe tial ke ĝi ne estas ĝuste aplikita la nova reformo. Oni devigas la gestudentojn adaptiĝi al la nova plano, nerajtigante daŭrigi la studojn laŭ la antaŭa pli saĝe farita plano. Nature tio indignegis la trafitojn. Ĵus oni akcelis, ke studentoj, kiuj havas aprobita la antaŭlastan kurson abiturienteca, aŭ parton el ĝi (eĉ se ili havus nur unu aprobitan lecionon), povos fini abiturientecon malnovan nur dum ĉi tiu akademia kurso. Al tio oni ŝuldas, ke la lastaj kursoj nur nun komencas funkcii normale.
Elektronhava Celarulo.
★
SEKURIGO DE LA VIVO DUM LA LABORO EN USONO
Oni scias, ke la usonaj laboristoj ricevas pli altajn salajrojn ol iliaj eŭropaj K-doj. Sed ĉu ili ĝuas ankaŭ pli bonajn kondiĉojn rilate al la malhelpo de laborakcidentoj?
D-ro Ritzmann, membro de Internacia Laboroficejo vojaĝis al Usono kaj raportis pri ĉi kondiĉoj jenon:
Ekzistas en Usono la «National Safety Council» (Nacia Konsilantaro pri Sekuro) al kiu apartenas mastroj, asekuristoj kaj registaraj reprezentantoj.
La asekuraj kompanioj prenas sur sin la pagon de kompenso por akcidentoj laboraj, por kiuj laŭleĝe la mastroj mem devus pagi kompensan sumon. Ĉi asekuraj kompanioj tre lerte defendas siajn interesojn kaj klopodas kiel eble plej plimalgrandigi la nombron de laborakcidentoj. Ili stimulas la mastrojn bone organizi tiurilate la entreprenojn, fiksante laŭ la boneco de la sekurigekipoj eĉ ĝis 50% pli malalta la asekurpagon.
La agado de la National Safety Council ampleksas proksimume kvaronon de la usonaj industriaj laboristoj. La plibonigo de la laborkondiĉoj de la ceteraj laboristoj dependas de la leĝdono en la diversaj ŝtatoj aŭ de la inspektado farata de la asekuraj kompanioj en la laborejoj. Ofte ĉi kondiĉoj, precipe en la malgrandaj laborejoj, estas tre malbonaj.
Laŭ Informservo (esperanta fako) de la Internacia Laboroficejo.
Mortaĉinta kaprino ne donas lakton, eĉ se duko ĝin melkas.
★
EL FRANCIA EKSPLUATEJO
La ĉi suba letero ne estis sendata por ke ĝin ni publikigu. Tamen tion ni faras, tial ke la simplaj diroj de nia K-do ĵetas iom da lumo sur la viv- kaj laborkondiĉojn en kelkaj franciaj ekspluatejoj. Red.
Karaj Kamaradoj!
Mi nun troviĝas en malgranda vilaĝo apud Caen. Mi laboras kiel lignaĵisto en fabriko de la Société Normande de Métallurgie. (Metalurgia Societo Normanda).
Tre mizeran salajron ni ricevas ĉi tie, pohore 2 frankojn 70 centimojn. La labortempo estas naŭ kaj duona horo potage. La laboro estas tre peniga, mi devas labori subĉiele, fortransportante sur la tero kuŝantajn arbotrunkegojn, mansegadi kaj per hakilo deŝeligadi ilin. Se pluvas oni donas al ni laŭdire netrapenetreblan kapoton kaj por la piedoj lignajn ŝuojn.
La vivkondiĉoj estas tre malbonaj. La loĝejoj estas veraj domaĉoj kaj en unu ĉambro loĝas kvar personoj. Por dormi ekzistas feraj litoj kun maldikaj pajlomatracoj. La manĝaĵojn oni nur povas ricevi de friponoj, kiuj priŝtelas la laboristojn laŭpove. Ĉio, loĝejoj, manĝaĵvendejoj ktp., estas aranĝita de la fabrikestraro.
Ĉi tie laboras 60% pli da eksterlandanoj ol da francianoj. La plejmulto el ili estas poloj, rusoj kaj germanoj; ankaŭ afrikanoj estas multaj ĉi tie. Regas granda mizero kaj senkonscienco inter la laboristoj, ili laboras ĉe la varmegaj fornoj kiel bestoj, sed ne kiel homoj.
(6190)
— pàgina 5 —
SENNACIULO 5
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marx eraris?
Kiel jam dirite tuj ĉe la komenco, ni ne publikigos ĉiujn pri la demando ricevitajn respondojn. Tia publikigo estus ja nur simpla, aliforma ripeto de tio, kion diris K-do L. Revo. Sed ni diris ankaŭ, ke estos publikigata ĉio, kio povas lumigi iun flankon de la problemo. Tial ni supozas, ke la Legantaro legos kun intereso dirojn de la fama verkisto Jack London, kiujn ni eltiris el longa manuskripto sendita de K-do Georgo Saville. Red.
«Laboristoj el ĉiuj landoj unuiĝu, vi havas nenion por perdi krom viaj ĉenoj, kaj la mondon por gajni!» Ĉu oni povas atendi solidarecon inter «laboristoj», kiuj gajnas 10—18 dolarojn potage kaj laboristoj, kiuj gajnas la saman sumon semajne aŭ kiuj duontempe tute ne havas laboron? Ridinde! La unuaj ja estas posedantoj de domoj, akcioj, obligacioj kaj aŭtomobiloj, (tiujn ĉenojn ili ne volas perdi) kaj la duaj envias la unuajn, ĉiam esperante, ke morgaŭ ilia vico venos.
Pro superprofito, laŭ Marx, ĉi nuna situacio ne povas daŭri konstante. Vere, la usonaj oligarĥiuloj ne povas nun tiel facile trovi merkatojn kaj lokojn por procentdonigi siajn grandajn profitojn kiel antaŭe. La landoj kaj landetoj, kiuj ĝuste pro la kapitalo, kiu estis pruntedonita al ili iom evoluigis siajn produktrimedojn kaj ne plu bezonas varojn, nek tiom multe da alilanda kapitalo. Male ili mem serĉas prunteprenantojn kaj merkatojn. Baldaŭ (?) la usona kapitalo ne plu povos trovi merkatojn kaj landojn por reprocentigi siajn profitojn. Socialismo tiamaniere sekvus, se la Laboristaro estus preta ĝin starigi, kaj se la kapitalistaro estus nepreparita kaj maldecidema. Sed la usona kapitalistaro estas preparita kaj verdire decidema. Ĝi havas la grandan amason da bone pagataj kaj akciojn ktp. posedantaj «laboristoj» ĉe sia flanko, krom la malbone pagataj oficistoj, kiuj, tial ke ili portas blankajn kolumojn, sentas sin egalaj al siaj mastroj.
Sed kiel, vi eble demandos, estos elspezataj la superprofitoj? . . . Simple per subvencio al la grandaj metiunuiĝoj, por ke ili ne partoprenu ĝeneral-strikon.
Ĝi (la oligarĥio) ne bezonas subvencii ĉiujn unuiĝojn. Tio ne estas necesa. Jen kio okazos. Salajroj estos plialtigataj kaj laborhoroj plimallongigataj en la fervojist-unuiĝoj, en la fer-kaj ŝtal-laboristunuiĝoj, en la inĝenier-kaj maŝinist-unuiĝoj. En tiuj unuiĝoj pli bonaj cirkonstancoj daŭrigos regi. Membreco en tiuj unuiĝoj fariĝos kvazaŭ seĝokupeco en paradizo. La aliaj unuiĝoj estos kvazaŭ muele pulverigitaj el ekzisteco — ili ĉiuj. Ĉar, ĉu vi ne povas koncepti, ke la fervojistoj, maŝinistoj, inĝenieroj, fer- kaj ŝtal-laboristoj plenumas la tuton de la gravesenca laboro en nia maŝin-civilizacio? Certigite pri ilia fideleco, la oligarĥio povas sukcese kontraŭstari al la tuta resto de l’ Laboristaro. Fero, ŝtalo, karbo, maŝinaro kaj transportado formas la vertebraron de l’ tuta industrio.
«Sed karbo?» vi demandas, «estas milionoj da karboministoj».
Ili estas preskaŭ senmetiaj laboristoj tute negravaj. Iliaj salajroj plimalaltiĝos kaj iliaj laborhoroj plilongiĝos. Ili estiĝos sklavoj kiel la resto de ni, kaj ili fariĝos pli malpli la plej brutaj el ni ĉiuj. Ili estos devigataj labori samkiel la farmistoj estas nun devigataj labori por siaj mastroj, kiuj forrabis iliajn grundojn. Kaj egale okazos al ĉiuj aliaj unuiĝoj ekster la kombino.
«Sed kontraŭ tiel potenca kombino kiel estas la oligarĥio kaj la grandunuiĝoj,» vi subdemandas, «ĉu estas kredeble, ke la Revolucio povos triumfi? Ĉu la kombino ne povas daŭri eterne?»
Unu el la sociologiaj leĝoj estas, ke ĉiu sistemo baziĝanta je klasoj kaj kastoj entenas en si la ĝermojn de sia propra kadukiĝo. Kiam sistemo estas fondita je klasoj, kiamaniere oni povas malebligi kastojn? La oligarĥio ne povas malebligi ilin, kaj finfine la kastoj detruos la oligarĥion. La oligarĥiuloj jam evoluigas kastojn inter si, sed atendu ĝis la favorataj unuiĝoj elvolvigos kastojn. La oligarĥio uzos sian plenan povon, penante malebligi tion, sed ĝi malsukcesos.
En la favorataj unuiĝoj estas la ekskluzivuloj (?) de la usona Laboristaro. Ili estas fortaj, kapablaj homoj. Ili fariĝas anoj de tiuj unuiĝoj per konkurado pro pozicioj. Ĉiu kompetenta laborist(in)o en Usono estos instigata de la ambicio fariĝi membro de la favorataj unuiĝoj. La oligarĥio estos kuraĝiganta tian ambicion kaj la rezultontan konkuradon. Tiamaniere la fortaj homoj, kiuj alie povus esti gerevoluciuloj estos sin forvendintaj kaj ilia forto estos uzata kiel subtenilo al la oligarĥio.
Aliflanke la kastoj laboristaj, la anoj de la favorataj unuiĝoj, estos celantaj aliigi siajn organizojn je ekskluzivaj korporacioj. Kaj ili sukcesos. Membreco en la kastoj laboristaj herediĝos. Filoj estos heredantaj la poziciojn de siaj patroj, kaj ne estos iu ajn transfluo de nova forto el la eterna rezervujo — la ordinara popolo. Tio rezultigos degeneron de la kastoj laboristaj, kaj je la fino ili iĝos pli kaj pli malfortaj. Samtempe, kiel institucio, ili portempe fariĝos ĉiopovaj. Ili estiĝos kiel la palacgardistoj en antikva Romo, kaj okazos palacrevolucioj pere de kiuj la laborist-kastoj ekprenos la bridrimenojn de l’ povo. Ankaŭ okazos kontraŭrevolucioj palacaj de la oligarĥiuloj, kaj iafoje la unuaj, aliafoje la aliaj, ekprenos la povon. Kaj dume la neevitebla kast-malfortiĝado estos daŭranta, tiamaniere, ke finfine la popolo ordinara reakiros sian propran forton.
«Se la oligarĥio sukcesos prokrastigi la socialismon», vi scivolemas, «kio okazos kun la grandaj superprofitoj, kiuj ĉiujare amasiĝos?»
La superprofitoj estos tiamaniere elspezataj, kaj fidu al la oligarĥiuloj por trovi la manieron. Grandegaj ŝoseoj estos konstruataj. Okazos grandaj atingaĵoj en scienco kaj precipe en arto. Kiam la oligarĥiuloj estos komplete subjugintaj la popolon, ili trovos tempon liberan por aliaj aferoj. Ili fariĝos artadorantoj. Kaj sub ilia direktado, kun bona rekompenco laboregos la artistoj. Rezultos el tio granda arto, ĉar ne plu, kiel ĝis hieraŭ, estos la artistoj sin alservaĉantaj al la burĝeca gusto de la meza klaso. Estiĝos granda arto, mi certigas vin, kaj urboj ekstaros tiel mirindaj, ke kompare al ili la urboj de malnova tempo aspektus mizere. En tiuj urboj estos la oligarĥiularo vivanta kaj belecon adoranta.
Tiel estos la superprofitoj konstante elspezataj dum la Laboristaro estos laboranta. La konstruado de tiuj grandaj laboraĵoj kaj urboj donos satigan porcion al milionoj da gelaboruloj ordinaraj, ĉar la eksternorma amplekso de la superprofitoj devigos egale eksternorman elspezadon, kaj la oligarĥio konstruados dum miljaro — jes, dum dekmiljaro. Ili konstruados per la maniero laŭ kiu la egiptanoj kaj babilonanoj neniam eĉ revis, kaj kiam la oligarĥio estos forpasinta, ĝiaj grandaj ŝoseoj estos surpaŝataj kaj ĝiaj mirindaj urboj enloĝataj de la restinta Laboristaro.
Tiel faros la oligarĥiuloj, ĉar ili ne povas fari alimaniere. Sub la oligarĥiuloj estos floranta ne pastra klaso — kiel en la antikva Egiptio — sed artista klaso. Kaj anstataŭ komercista klaso de burĝaro estiĝos kastoj laboristaj. Kaj sube estos la abismo, kie loĝos doloranta, malsateganta, putranta, kaj ĉiam renoviĝanta, la ordinara popolo, la granda amaso de la loĝantaro. Kaj finfine, kiu scias kiam, la ordinara popolo suprenleviĝos el la abismo, la laborist-kastoj forpecetiĝos, kaj tiam, fine post la dolora laboregado centjara venos la tago de la ordinara popolo. Mi esperis vidi tiun, sed nun mi scias, ke mi neniam ĝin ekvidos . . .»
Laŭ manuskripto de George Saville.
Inter niaj kontraŭuloj
(Daŭrigo¹)
Forlaso de ido kaj aliĝo al la sistemoj pli kulturaj, malpli demokratiaj laŭ sia konstruo — estas io tute ne nova.
Eble ne kun tiom klara motivigo, sed sendube pro la samaj «Wahl-Prorokaj» konsideroj, konata aŭstria antisemido prof. Krenn en la jaro 1911 kun la Viena grupo idista forlasis idon kaj akceptis novlatinan sistemon. Ne ĉiuj idistoj jam komprenis, ke la batalo okazas ne inter gramatikaj diferencoj, sed inter mondkonceptoj diversaj, sed E. von Wahl kaj J. Prorok tion jam tre bone komprenis.
Ankaŭ alia eminenta mondlingvisto prof. Peano, aŭtoro de «Latino sine flexione» kaj direktoro de la «Akademia pro interlingua», tute klare esprimis, ke lia sistemo de lingvo internacia, estas rezervita por homoj kulturaj, kleraj kaj ke do ĝi neniel povas kaj volas servi al la Laboristaro.
Vere, restas ankoraŭ naivuloj, ekz. J. Weisbart — metiisto-gravuristo, aŭtoro de la lingvo «Medial». Li ĝis nun kredas, ke la kaŭzo de la malkonsento estas lingvo-diferencoj. Tial li vokas al unueco inter diversaj reformistoj kaj esperas sukcesi per intertrakto kun esperantistoj²). Sed la klarvida J. Prorok en sia artikolo deklaras, ke «tiu ideo estas utopio»; kaj ĝi sendube estas utopio, se oni akceptas la deklaron pri batalo inter du mondkonceptoj.
La idistoj estas kondamnitaj al tradicia rolo de oportunistoj — neniom helpi al si mem kaj esti nur agentoj de la senskrupule reakciaj anti-proletaj lingvo-sistemoj, similaj al occidental.
Nesufiĉa nombro de la idistaro, malprofitego konstanta de ĉiuj eldonaĵoj — devigas idistojn anstataŭ praktika aplikado de Ido — direkti ĉiujn fortojn al kompromitado kaj kontraŭ batalado de esperanto. Tia estas ilia rolo en la historio de la movado por la Lingvo Universala. Sed same kiel en la medio socia kaj politika oportunismo krevas, same ĝi krevas sur la kampo Mondlingva.
Por tute senmaskigi tiun oportunismon de la idistoj, sufiĉas memori, ke la ido-lernolibroj eĉ proletaj — estas eldonataj por helpo de la burĝoj, pastroj kaj policistoj.
Pri tio ni jam parolis siatempe en «Sennaciulo» kaj nenie la vereco de niaj asertoj estis neata.
Sufiĉas memori, ke la sekretario de Revolucia germana Ido Organizo (Lantos) estis samtempe sekretario de la neŭtrala Ido-Unio, ke la luksemburga idisto Meier-Heucke — samtempe redaktas kaj eldonas revolucian ido-revuon «Revuo Internaciona» kaj partoprenas la burĝajn kongresojn pacifistajn, intertraktas kun amerika milionulino Morris kaj reprezentas en Luksemburgo la burĝe neŭtralan «Uniono por la Linguo Internaciona».
Do, la socia valoro de ĉiuj frakcioj de la Mondlingvanaro estas klara.
Ni, esperantistoj proletaj estas plej fortaj, ni estas plej konsciaj, kaj ni servas per nia lingvo al la klaso laborista — mastro de la tago morgaŭa. Ni devas sukcesi en nia laboro kaj nia lingvo devas triumfi same kiel finfine kaj neevitebla triumfos en la tutmondo la afero proleta, laborista.
E. Drezen.
¹) Vidu la n-rojn 116 kaj 117 de «S-ulo». ²) Vidu revueton «Unione», 1926 j., n-o 4, pĝ. 1.
— pàgina 6 —
6 SENNACIULO
SENNACIULA RADIO-PAĜO
EN SOVETIO
Senfadena telefonio pli kaj pli vastiĝas, Sovetia registaro havas grandegan programon. Multaj sendostacioj estas projektitaj. Ĉiumonate unu nova ekfunkcias.
Septembre, ni jam presigis tabelon, de sovetiaj stacioj. De post tiam, tiom multe da novaj stacioj regule disaŭdigas, ke ni publikigas alian liston:
Moskvo, Central Komintern, 1450 m., 12 kv. Moskvo, Unuiĝo de l’ Sindikatoj, 450 m., 2 kv. Moskvo, Popoff, 1010 m., 2 kv. Moskvo, Radio Peredacha, 410 m., 6 kv. Leningrad, Permskaja, 1100 m., 10 kv. Leningrad, Persoŝnaja, 940 m., 1,5 kv. Nijni Novgorod, Leschinskaja, 1050 m., 1,5 kv. Kharkov, Radioperedacha, 490 m., 1 kv. Astraĥan, Radioperedacha, 675 m., 1 kv. Gomel, Radioperedacha, 900 m., 1,2 kv. Ivanovo-Voznesensk, Radioperedacha, 800 m., 1 kv. Kiev, Radioperedacha, 780 m., 1 kv. Minsk, Sovnarkom, 350 m., 1,2 kv. Rostov (Don), Radioperedacha, 2000 m., 1,2 kv. Stavropol, Radioperedacha, 655 m., 1,2 kv. Sverdlovsk (Jekaterinburg), Radioperedacha, 750 m., 0,3 kv. Veliki Ustyug, Radioperedacha, 1010 m., 1,2 kv. Voronej, Radioperedacha, 950 m., 1,2 kv.
Sebastopol, Odessa, Bogorodsk, Saratov, Turuchansk, Tiflis, Vladivostok kaj Erivan, kies ondlongecoj kaj potencoj ni ne ankoraŭ scias.
En Siberio, nun estas konstruataj, sendostacioj en Bergosovka, Kondino, Mufi kaj Zamarovo.
Krom tio, ankoraŭ estas tri stacioj, kiuj funkcias kun mallongaj ondoj, en Moskvo, Nijni-Novgorod kaj Ĥarkov. H. Nicollet.
*
ESPERANTA RADIO-KALENDARO
La horoj estas montrataj laŭ tempo universala, t. e. horo de Greenwich.
Ĉiutage:
10.45: Dresden (294 m.), Leipzig (452 m.) 13.00 ĝis 24.00 (horoj varieblaj): Munĥeno (485 m.), Nürenberg (340 m.)
Ĉiusemajne:
Lunde:
10.00: Dairen (Japanio) (395 m.) 17.00: Moskvo (1010 m.) 18.10: Graz (397 m.), Vieno (531 m.), Vieno (582 m.) 18.30: Stuttgart (446 m.) 19.00: Minsk (950 m.) 20.00: Romo (425 m.)
Marde:
0.35: Cleveland (273 m.) 2.00: Minneapolis (416 m.) 16.20: Montevideo (270 m.) 17.30: Leipzig (463 m.), Dresden (294 m.) 18.10: Vieno (531 m.), Vieno (582 m.) 19.00: Zagreb (350 m.) 20.30: Ĝenevo (760 m.) 21.00: Lyono (291 m., 3.)
Merkrede:
13.00: Krasnodar (? m.) 17.45: Madrido (340 m.) 21.00: Breslau (413 m.), Gleiwitz (251 m.) 21.30: Zagreb (350 m.) 22.30: Bilbao (418 m.)
Ĵaŭde:
15.00: Königswusterhausen (1300 m.) 18.10: Graz (397 m.), Vieno (531 m.), Vieno (582 m.) 20.00: Parizo (458 m.) 20.30: Parizo (1750 m.) ? Gisborne (Nov-Zelando) (? m.)
Vendrede:
1.00: Nov-Yorko (258 m.) 16.20: Montevideo (270 m.) 17.00: Moskvo (1010 m.) 20.30: Toulouse (260 m.)
Sabate:
17.15: Elberfeld (259 m.), Dortmund (283 m.) Münster (410 m.) 17.35: Berlino (513 m.), Berlino (571 m., 5.) 21.00: Bilbao (415 m.)
Dimanĉe:
8.30: Moskvo (1450 m.) 9.30: Moskvo (1.450 m.) 10.00: Bremen (279 m.), Hannover (297 m.), Kiel (230 m.), Hamburg (392 m., 5.) 14.00: Nürenberg (340 m.), Munĥeno (487 m., 5.)
Ĉiumonate: ĵaŭdon antaŭ la 1-a kaj la 15-a Moskvo (1450 m.). La 3-an merkredon: 22.00: Barcelono (325 m.).
Ni alvokas nian legantaron, nin informi pri eblaj eraroj, novaj, hor- aŭ tag-ŝanĝitaj kaj ĉesigitaj esperanto-sendoj. (771.)
*
SAT-RADIOSENDAMATOROJ
Sennaciulaj radiistoj povas havi radio-interligon per mallongondaj sendiloj kaj riceviloj. Sendube, inter SAT-anoj radioamatoroj estas laborontaj kun mallongondaj aparatoj kaj iuj havas voksignalojn. Do, necese estas, ke ĉiuj presigu siajn voksignalojn en Sennaciula Radio-paĝo. Estas necese, ke ili montru: 1-e sian voksignalon — por sendilo — por ricevilo, 2-e tipon de aparato, 3-e diapazonon de ondoj en kiuj laboras la aparato, 4-e ondlongecon, 5-e horojn de laboro, 6-e nomon kaj adreson. Nune mi konstruas mallongondan sendaparaton, kiun mi donos por uzo al Kiev’a distrikta SAT-grupo.
Mi baldaŭ konigos voksignalon de tiu aparato. N. Jefimoviĉ (Kiev).
Noto: Ĝis nun, nur unu SAT-ana-sendamatoro konigis sian voksignalon: O-W-O Alex. Gudków en Smolensk, staro — Leningradskaja 4.
*
ESPERANTO-UZO EN RADIO
Ĝis nun 113 stacioj dissemitaj tra 23 ŝtatoj disaŭdigis, ĉu paroladojn, ĉu programojn, ĉu kursojn esperantajn.
Nome: Aŭstralio 3, Aŭstrio 2, Brazilio 1, Britio 16, Ĉeĥoslovakio 1, Danio 3, Finlando 1, Francio 3, Germanio 27, Hispanio 5, Holando 2, Hungario 1, Italio 1, Japanio 8, Kanado 4, Latvio 1, Meksikio 2, Norvegio 1, Rumanio 1, Sovetio 8, Svedio 2, Svisio 2, Urugvajo 1, Usono 16.
*
POŜTO
M. M. — Reostasto por reguligi la varmigon de ŝparvalvo devas havi mezan rezistancon da 300 omoj. Por ordinara valvo, 60 omoj. H. N.
*
DIVERSAĴOJ
La radio maŝinskribado jam eliras el la kampo de anticipoj. Nune estas fabrikitaj diversaj tipoj de radio-maŝinskribado. Por montri la malfacilaĵojn de la solvenda problemo, sufiĉas scii, ke la eblaj kombinoj superas cent milionojn.
K-do Thevenet (339) proponas, ke speciala signo montru la radio-amatorojn en la venonta jarlibro. Aprobinda ideo.
*
Radio aŭ Radjo
Ĉu ni devas skribi Radio-n aŭ radjo-n? Mi delonge pensis pri tiu temo, jam iomete tuŝita en «S-ulo». Fakte, la vorto radio havas jam kelkajn diversajn signifojn. Miskompreno tamen ne povas okazi, ĉar la apuda teksto klare montras la signifon. Post rapida studo de la problemo, mi povas konkludi, ke, en preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj, oni skribas «radio». Sed, kiamaniere oni elparolas tiun vorton? France, oni diras «Radjo». Se tiu prononcado estas same en la aliaj eŭropaj lingvoj; evidente, ni devus skribi «Radjo». Pro tio, mi petas sciigojn de niaj radiistoj. Mi publikigos la rezulton de la enketo, kaj ni decidos laŭ la plej internacia grado de l’ prononcado. H. N.
— pàgina 7 —
SENNACIULO 7
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
EL LA REDAKTEJO
Kelkaj K-doj opinias, ke la tono de nia lasta redakteja parolo estis tro pesimisma. Ili diras, ke la faktoj neniel povas pravigi tian spiritostaton. Se la respondoj al nia enketo ne estis multnombraj, tio ne pruvas tutcerte, ke la legantaro indiferentas pri sia gazeto. La fakto, ke ni dum kvin monatoj varbis 443 novajn abonantojn montras, ke „S-ulo» trovas pli kaj pli bonan akcepton ĉe la laborista esperantistaro. La varba ritmo ja ne estas tiom rapida kiel dezirinde, sed ĝi tamen montras senĉesan plialtiĝon.
Tiuj K-doj akcentas, ke la senĉese plilongiĝanta listo da K-doj, kiuj donacas malavare por la Jubileo-Ĉeno pruvas plej evidente, ke ekzistas inter la SAT-anaro forta kontingento da fervoraj batalantoj, ĉiam pretaj oferi por la komuna afero. —
Ni ne neas la faktojn. Ili ja estas kuraĝigaj, kaj kelkfoje ni legis kortuŝite la nomojn de malriĉaj donacemuloj.
Sed estas ankaŭ fakto, ke la esperanta vivo en la granda plimulto da laboristaj grupoj estas malvigla. Se tiel ne estus, ni ricevus respondon de ĉiu grupo. Dum venis nur kvin tiaj respondoj. Ĉiuj aliaj diras nur personan opinion, kiu ja povas esti interesa kaj atentinda, sed tamen ne tiom signifa kaj instrua kiel estas respondoj senditaj je la nomo de grupo, kies anoj kunvenis tute speciale por diskuti la demandon. Ni ripetas, ke la Redakcio bezonas koni la ĝeneralan opinion de la tuta legantaro por ekscii pri la irinda vojo. Se ni ne konas la dezirojn de la legantoj ni ne povos trafe klopodadi por kontentigi ilin.
Ni do insistas denove, por ke en ĉiu esperantista laborista grupo oni pridiskutu la demandon pri „S-ulo» kaj konigu la opinion de la anoj. Por ke la respondoj povu nin instrui pri la deziroj de la legantoj necesas, ke ili estu precizaj. Tial ni publikigas ĉi-sube kiel modelon de respondo, tiun de la N.-Novgoroda Grupo. Red.
*
REZOLUCIO
de la SAT-kunveno en Niĵnij-Novgorod, la 14-an de novembro 1926.
Pridiskutinte la enhavon de «S-ulo» dum la kunveno de la 16-a de septembro kaj dum tiu de la 14-a de novembro, N-Novgorodaj SAT-anoj decidis doni jenajn respondojn al la enketo de la redaktanto.
- «Kiun rubrikon vi legas kun pli da intereso?»
Estas pli interesaj por ni artikoloj pri vivmaniero, pri socistato, pri vivkondiĉoj ktp. de ekstersovetiaj K-doj.
- «Kiuj artikoloj estas por vi pli facile legeblaj?»
Laŭfundamente skribitaj kaj sen abundo da novaj vortoj.
- «Kiujn prilingvajn rimarkojn vi faris?»
Ni deziras, ke ĉiuj novaj vortoj estu klarigataj kaj la stilo estu laŭfundamenta. Ni kun kontentiĝo rimarkas, ke la stilo de «S-ulo» nun pliboniĝis grandskale.
- «Kiuj rubrikoj ŝajnas al vi forigindaj kaj kiuj enmetindaj?»
Ni opinias, ke estas dezirindaj pli da ekstersovetiaj artikoloj je la kosto de scienc-fako kaj esperantaj aferoj. Ne plaĉas al ni, se ĉirkaŭ 50% da artikoloj estas pri Sovetio aŭ verkitaj de Sovetiaj K-doj (N-o 107). Tion ni legas ĉiutage en niaj ruslingvaj organoj. Vere ili estas interesaj por ekstersovetianoj, sed oni ne forgesu ankaŭ, ke ĉirkaŭ ⅓ da SAT-anoj estas el Sovetio.
Rubriko «El la vivo kaj sciencoj» iafoje montras inklinon al enhavo de «Heroldo de Esperanto» kaj enmetas artikolojn ne konvenajn por serioza laborista gazeto, ekz. «Sekreto de Siberia Tajga» aŭ «Restaĵoj de arktika ekspedicio de 1845» (ambaŭ n-o 102). La senco de la lasta eĉ ne estas komprenebla. Tiu rubriko devas okupi malpli da loko kaj posedi pli seriozan materialon.
«Diskutejo». Tiu rubriko estas ege interesa, se ĝi pritraktas interesajn demandojn kaj sciigas opiniojn de multaj K-doj. Sed, se oni skribas dudekfoje la samon pri sama temo, tio tedas. Ekz. artikoloj pri malsanoj okupis tro da loko. «Ĉu Marx eraris» estas interesega problemo. Tamen la grandan traktaton (kompare kun loko disponebla) de K-do Revo ni preferus vidi en «Sennacieca Revuo». Tiam oni ne devus engluti la artikolon po peceto dum duonjaro¹). Pro lasta kaŭzo ĝi multon perdas. Krom tio ni timas, ke la artikolaro estas iom malfacila por simplaj laboristoj.
«Esperantaj aferoj». Estas dezirinde plimalgrandigi ĉi rubrikon. Ja nia SAT celas fari peresperantan laboron. Do la samon faru ĝia organo. Esperanta rubriko okupu ne pli, ol ¼ da disponebla loko. Aparte devas esti malpligrandigita la kroniko²). Nur faktoj gravaj kaj ĝenerale interesaj eniru ĝin. Oni skribu pli koncize. La lasta rilatas ankaŭ al SAT-aferoj.
Interesaj artikoloj estis: n-o 103, «Fordismo», n-o 106, «La fervojoj en Ĉinio», «La Hispania reakcio kaj instruado», n-o 107, «El la faŝista Italio», n-o 108, «Aŭstria Laboristo», «Letero el Bulgario», «Homvendo en Eŭropo», n-o 109, «Japanio en fandujo», n-o 110, «Formigrado en Hungario».
Jen estas niaj deziroj esprimitaj. Ni povas koncize diri ilin jene: «Ŝparu ege la lokon. Enmetu nur valoraĵojn». Sed ni sentas, ke tio ĉi ne dependas de la redaktanto, sed de la SAT-anaro mem. Kion devas fari la redaktanto, se mankas taŭga materialo, el kiu oni povus elekti? Kaj pasiveco de ekstersovetia SAT-anaro ege mirigas nin kaj igas timi pri la estonto de SAT. Ĉu do la SAT-anaro tutmonda ne havas eĉ tiom da povo por plenigi la spacon malgrandan de sia organo?
- «Kial ne estas pli da abonantoj en via grupo?»
Ni opinias, ke plimultigo de la artikoloj pri vivkondiĉoj de ekstersovetiaj laboristoj pligrandigos la nombron de abonantoj en Sovetio.
Tamen sen iuj ajn kondiĉoj, la kunveno konscias la necesecon de subteno al la SAT-organo kaj alvokas ĉiujn SAT-anojn en N-Novgorod por abono al «S-ulo», elmetante la agitfrazon: «Se vi estas vera SAT-ano penu nepre aboni nian SAT-ilon «Sennaciulon» kaj bone uzu ĝin».
Por la SAT-grupo en Niĵnij-Novgorod H. Konovalov.
¹) La artikolserio de K-do Revo ankaŭ ne povus aperi en sama n-o de «S.R.» — Red. ²) La grupo el Gablonz (Ĉeĥoslov.) diris: «Nin plej grandparte interesas la angulo «Kroniko» kiel informilo pri spertoj en la disvastigado kaj aplikado de esperanto.»
*
EL LA ADMINISTREJO
Stato de la membraro de SAT laŭ Sektoroj kaj landoj
(laŭ dato de 10. decembro 1926)
Sektoroj
1/173, 2/407, 3/391, 4/1022, 5/698, 6/329, 7/507, 8/138, 9/426, 10/165, 11/28, 12/26 13/22, 14/26, 15/8, 17/1, 21/1, 23/5, 24/2, 26/1, 27/4, 28/1, 29/3, 30/21, 31/2, 32/2, 33/16.
En la ne notitaj sektoroj ni ne havas membrojn.
Landoj
Aŭstrio 219, Belgio 81, Britio 170, Bulgario 26, Ĉekoslovakio 134, Danio 1, Dancigo 3, Estonio 20, Finnlando 26, Francio 236, Germanio 1306, Hispanio 56, Hungario 25, Islando 1, Italio 27, Jugoslavio 53, Latvio 15, Litovio 41, Nederlando 52, Norvegio 26, Polio 54, Portugalio 5, Rumanio 5, Saarlando 2, Sovetio 1693, Svedio 37, Svisio 16, Turkio 1, Alĝerio 1, Port. Afriko 1, Sud-Afriko 5, Tunizio 1, Argentino 14, Brazilio 2, Kanado 2, Usono 26, Aŭstralio 2, Nov-Zelando 3, Ĉinio 9, Japanio 27, Persio 1.
Entute ni havas nun 4425 membrojn. Ni citu, ke inter tiuj membroj jam troviĝas parteto de novaliĝintoj por la jaro 1927. Estas nepre necese, ke unu membro atentigu la alian pri la renovigo de la membreco por la jaro 1927. Se ĉiu membro malnova renovigus la membrecon kaj ĉiu malnova membro varbus almenaŭ 1 novan membron, tiam ni certe atingus en la venonta Jarlibro la respektindan nombron de 10 000. K-doj la prospero de nia Asocio estas en viaj manoj; faru ĉiu sian devon! Estas rekomendinde, ke jam nun ĉiu malnova membro renovigu sian membrecon, por ke ni povu sufiĉe frue kompili la adresaron de la Jarlibro.
Aliparte, ni petas la perantojn jam nun informi nin pri: dato, ejo kaj horo de la kunvenoj.
La K-doj en Ĉekoslovakio sendu sian monon al poŝtĉeka konto n-ro 73 838, Praha, K-dino Filomena Lustinetz, Bodenbach-Krochwitz. Per uzo de la poŝtĉeko oni ŝparas afrankon kaj samtempe havas kvitancon en la mano. Adm.
— pàgina 8 —
8 SENNACIULO
NIA POŜTO
(7193.) — Jes, ekzistas granda diferenco inter la vortoj «internacieca» kaj «sennacieca». La demando indas ampleksan pritraktadon, kiun ni ne povas, pro manko de tempo, nun fari. Ni nur diru, ke internacieca mastrumado de l’ mondo signifas, ke ĉiu nacio konservas siajn sendependecon, lingvon, kulturon, ktp. — Dum sennacieca mastrumsistemo ignoras ĉiujn naciajn apartecojn. La ekonomio ne plu estas laŭnacia, sed laŭindustria, kio estas pli racia, ĉar la krudmaterialoj tre malofte koincidas entute kun iu nacio. Sed ni ne devas forgesi, ke, nun, pro malsamlingveco, sennacieca mastrumado de l’ mondo estas tute ne ebla, eĉ se la Proletaro estus konkirinta la povon en la tutmondo. Nun la mondo estas nur matura por internacieca mastrumadsistemo. Sed la samlingvaj laboristoj el la tuta mondo t. e. la SAT-anoj rajtas anticipi kaj i n t e r s i organiziĝi sennaciece. La SAT-strukturo, la SAT-kongresoj estas vere sennaciecaj, tial ke neniel oni atentas la naciojn. Kio estas logika kaj racia i n t e r n i povas nun esti utopia ekster ni. Red.
(5241.) — Ekzistas nenia kontraŭdiro en tio, ke ni ŝatas la prilingvan aŭtoritaton de s-ro Cart, kaj pro tio honoras lin, kaj nia mokemo rilate lian patriotismon . Red.
*
ATENTU, ŜAKLUDANTOJ TUTMONDAJ!
Germanaj ŝakludantoj (SAT-anoj) deziras firman kunligon internacian. Ekzistas ja la «Laborista Ŝakinternacio», sed ĉu ĝi estas vera internacio? Pri tio ni dubas. Aliĝis nur la ŝakorganizaĵoj el Germanio, Aŭstrio, Svisio kaj Sovetio. Ni ja ne scias, ĉu en aliaj landoj ekzistas apartaj laboristaj ŝakorganizaĵoj. Verŝajne ne, aliel ili estus aliĝintaj. Tamen ni estas konvinkitaj, ke en ĉiuj mondanguloj troviĝas izolitaj ŝakludantoj. Tial ni celas krei, pere de esperanto, fortan veran «Laborist-an Ŝakinternacio-n». Sed antaŭ ol fari tiun paŝon, ni deziras interrilati pri ĉi temo kun K-doj el la tuta mondo. Dume ni klopodos almenaŭ starigi «Ŝaksekcion» el SAT-anoj kaj aperigi «Ŝakangulon» en «S-ulo».
Interesatoj skribu al W a l t e r R i c h t e r, Am Schweizerwald 5, Mittweida i. S., Germanio.
Esperantista-ŝakrondeto Mittweida. SAT-anoj 2924, 1541.
*
NEKROLOGO
La 10-an de decembro mortis post mallongdaŭra malsano en Clamart (Seine-Francio) nia
K-do M. Kraŭterkraft,
SAT-ano 2816. Pro sia partopreno en la revolucia movado, li estis dum la carismo kondamnita al kelkjara punlaboro en Siberio. De tie li forkuris Francion.
Al liaj edzino kaj infano ni plej sincere kondolencas.
*
KRONIKO
Francio.
Saint-Etienne. — La 10. okt. okazis en la laborborso propaganda kunveno, organizita de la lab. grupo, kun gazetekspozicio. K-do Roux, gvidanto de la lab. esp. grupo en Lyon, parolis pri esp-o je la servo de l’ Proletaro. La 13. sammonate malfermiĝis la ĉiujara kurso; partoprenas 25 gelern. La grupo eldonas publikajn afiŝojn, interŝanĝrajn murafiŝetojn, glupropagandilojn, ktp. La membroj kunvenas ĉiumarde ĉe la laborborso, cours Victor-Hugo, en ĉambro 112, je la 20-a horo.
Germanio.
Waltersdorf ap. Zittau. — La 1. dec. fondiĝis SAT-rondeto kun 14 anoj. Peranto A. Kahlert (2572). La kunvenoj okazas ĉiun ĵaŭdon de la 8-a ĝis la 10-a vespere en «Kafejo Zimmermann». (2572.)
Sovetio.
Smolensk. — La 19. nov. fondiĝis SAT-rondo kun 26 anoj. La kunvenoj okazas la duan vendredon en la monato. La estraro konsistas el E. Rödel, Matjas, O. Gutman. La grupo ankaŭ prizorgas int. lab. koresp., interesatoj turnu sin al K-do O. Gutman, Mal. Engelgardt str. d. 2.
Dnepropetrovsk. — La 23. nov. parolis K-do Kotelevcev dum kunveno de kom. junularo pri intern. lab. koresp. Ĉeestis 70 pers. esp-o kurso fondiĝos. 28. nov. okazis ĝenerala kunveno de la esp. organizo, ĉeestis pli ol 30 Gek-doj. Elektiĝis nova estraro konsistanta el V. Kotelevcev, Visockij, Poŭĉik, Ŝipilin, M. Volkova, Ĉiĥaĉev, Vlosov. Estas starigita nova membrokategorio «amikoj de esp-o». Okazos de nun ĉiudimanĉe paroladoj literaturaj vesperoj ktp. Poste okazis la akcepto de 17 lernantoj jus finintaj la kurson. La kursoj daŭris 2 monatojn kun entute kvindek horoj. La kotizo por dumonata kurso estas 5 aŭ 3 rubloj. Entute funkcias 11 kursoj kun 262 gelernantoj. Alia kurso jus finiĝis kun 12 lernantoj. En la urbaj magazenoj vendiĝis pli ol 500 lernolibroj. La 2. k. 20. nov. parolis K-do Sorokin per loka radiostacio pri esp-o. La 30. nov. okazis la’ unua perradia esp-o lekcio. La kurso daŭros du monatojn, po dufoje semajne. (5711.)
KUNLABORU — TRAFE
Ĉu ni devos ĉesi la semajnan aperigadon de «S-ulo» pro manko de taŭga materialo?
Ĉu strikas la kunlaborantoj el multaj landoj?
Ni bezonas mallongajn raportojn pri vivkaj laborkondiĉoj de laboristoj.
Literaturaĵojn oni sendu al Moskvo, ne al Paris.
*
RECENZEJO
LEA Kantaro eldonita de la Laborista-Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj, Leipzig, Wasastrasse 16. Formato 10×15 cm. 62 paĝoj. Prezo: 0,40 mk. g.
Ĉi plaĉa libreto entenas 14 el la plej konataj internaciaj kaj germanaj batalkantoj laboristaj kaj 32 migr- kaj popolkantojn esperantigitajn (sen la muziknotoj), bone konatajn en ĉiuj germanlingvaj regionoj. Precipe por tiuj germanlingvaj K-doj, kiuj ŝatas kantante travagi arbarojn kaj kampojn ĉi libreto estos bonvena aperaĵo. Sed ankaŭ ĉiu alia kantemulo ĝoje akceptos ĝin. M. Sch.
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Arbeiterzeitung, Frankfurt, 19. 10. 26: «Fordismo» (103) kaj 29. 10. 26: «Kion bedaŭras la delegitoj al Sovetio» (106). — The New Zealand Worker, Nov-Zelando, 27. 10. 26: «La vero pri la helpo el Sovetio (96). — El Progreso, Hispanio, 9. 12. 26: «Pri la seksdemando» (113). — Prukopnik Svobody, Vieno, 27., 28. 8. 26: La «sankta jaro» 1925 (71).
Represis el «Sennacieca Revuo».
Prukopnik Svobody, Vieno, 18. 9. 26: «Oriento el la alto de aeroplana flugo» (28).
Enhavas notojn pri SAT.
Arbeiterzeitung, Frankfurt, 21. 8. kaj 16. 11. 26. — Prukopnik Svobody, Vieno, 7. 8. 26. — The New Zealand Worker, Nov-Zelando, 27. 10. 26.
Enhavas tradukaĵojn el esperantistaj leteroj.
Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 7. 12. 26. — Arbeiterzeitung, Frankfurt a. M., 19. 8. kaj 20. 9. 26.
Enhavas priesperantajn artikolojn.
Le Progrès, Lyon, 1. 11. 26. — Molodij Bilŝovik, Kiev, 5. 11. 26, sesa leciono esp-a.
*
LINGVAJ DEMANDOJ
Oni ĝenerale uzas la vorton ALIE samsence kun ALIMANIERE. La vortaroj Grosjean-Maupin kaj Kabe akceptas ĝin kun tiu senco. Ĉu ne estus tamen pli logike, ke ALIE signifus ALILOKE? Oni tradukus ALIMANIERE per ALIEL, laŭ la regula vortfarado de l’simplaj vortoj.
— Vi malprave diras, ke estus pli logike, ke la vorto ALIE signifus ALILOKE. Vi forgesas, ke ALIE tute ne estas simpla, nedividebla, nediserigebla vorto. Ĉiuj simplaj vortoj de la Zamenhofa tabelo troviĝas en la U. V. plenformaj (ne KI’u, ĈI’o, I’a, sed KIU, ĈIO, IA) kaj oni devas lerni ilin aparte senŝanĝe. Ili estas teorie analizeblaj por faciligi la memoradon, sed fakte nedivideblaj. Kontraŭe la vortoj ALIA, ALIE estas ordinaraj, divideblaj nesimplaj vortoj, formataj el ia radiko (ALI’) kaj ia finiĝo (A, E). Laŭ la ĝenerala regulo (7-a reg. de la Fundam. Gram.) la apartigebla finiĝo E montras la manieron, ne la lokon. Se vi tiel rezonas pri ALIE, vi devas ankaŭ pretendi, por obei la logikon, ke SAME signifas SAMLOKE, ke DIVERSE signifas DIVERSLOKE, ktp.
Redakcia aldono. — La argumentado de Fakulo ne konvinkis nin pri la neuzindeco de «aliel» en la senco de alimaniere. Ŝajnas al ni, ke ĉiokaze li ne sufiĉe taksas la gravecon de la rolo, kiun ludas en la vivo de lingvo la proanalogia leĝo. Fakte, la esprimoj «aliel», «alio», «alies» k. s. venis tute nature sub la plumon de uzantoj de nia lingvo.
Sed tamen ni de nun ne plu uzos tiujn formojn en «S-ulo», ĉar ni opinias, ke lingva disciplino estas nepre necesa, kaj ĝi povas ekzisti nur se ni atentas la konsilojn de la fakuloj. Nia lingvo estas ja tre kaj bezonas ankoraŭ kuratorojn .. Red.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 119-120, 8 de gener de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 119—120 — APERAS SEMAJNE — 8. Januaro 1927
[BILDO p.1 | 41,3,53,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la titolo de la gazeto.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY, 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe — Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, Rue Boyer, Paris-XXe — Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
BLANKAJ MASTROJ — FLAVAJ SKLAVOJ
(SKIZO EL NEDERLANDA HINDIO)
La ĉi suba historieto estas verkita de la juna India aŭtoro K-do Smelli. Ĉar ĝi trafe karakterizas la rilatojn inter blankaj regantoj kaj flavaj regatoj ni traduke prezentas ĝin al la Legantaro de «S-ulo». 670 kaj 5877
Al la naŭjara Sidin oni hieraŭ elbatis la okulon… La maldika knabo kun la flava vizaĝo nun scias, ke ne estas permesate diri al blankulo: «Mi ne iras», kiam la blankulo diras, ke oni devas alporti pilkon, kiu falis en la apudan ĝardenon. Oni devas tiam rapide forkuri, serĉi la pilkon kaj alporti ĝin al la blankulo. Sed tion ankoraŭ ne sciis hieraŭ la malgranda Sidin.
Li sidis sub arbo rigardante al la piedpilkludado de la blankuloj. Streĉa, beleta kaj facile komprenebla ludo. Sidin estus povinta kunludi, sed la blankuloj ne akceptas brunajn sklavojn en sian klubon. Unu blankulo donis tian fortan piedfrapon al la pilko, ke ĝi flugis trans la barilon en la rizkampon de sinjoro Belko.
«Alportu ĝin!» kriis la blankulo al Sidin. «La posedanto min batos», diris Sidin, «mi ne iros sur lian kampon».
Post tio la blankulo eklevis bastonon kaj post sekundo Sidin sentis netolereblan doloron super la nazo kaj en la dekstra okulo. La doloro estis tiel netolerebla, ke li falis sur la teron, perdis sian konsciencon kaj ne povis memori ion pri tio, kio plue okazis.
Tute difektita estis la okulo de Sidin. Mi unue rakontis la historion de tiu ĉi kompatinda knabo, ĉar tio ĉi estis la lastokazinta el miloj da tiaj korpaj difektigoj.
Oni eble kredas, ke oni povas venigi la krimulon antaŭ la tribunalo, por ke li estu punata pro sia fiago. Erare!… Sur la insulo Java ekzistas punoj, malliberejoj, punlaborejoj, nur por la indiĝenaj sklavoj.
La sukerkampoj apartenas al la holandano Bilbo. Antaŭ dekkvar tagoj li dungis 300 infanojn kaj junulojn por labori por li. Ili laboregas en la varmega sunbrilo de la frua mateno ĝis malfrua nokto. Mi provos iom rakonti pri ĉi laboro:
Karbe nigraj estas la dorsoj de la sklavoj. Dum 12 horoj ili estas varmegigataj de la brula sunbrilo. Tagmeze ili havas duonhoran paŭzon por manĝi.
Sub grandega arbo, en malvarmeta tendo sidas la gardistoj. Laŭvice ili ekprenas la teleskopojn por rigardi la senripozan laboron de la sklavoj. Ili ne rajtas rektigi momenton la dorsojn. Ili estas dungataj por kompletaj 12 horoj kaj ili scias, ke la leĝo de la holandanoj diras: «Ĉiu kolorulo, kiu ne plenumas la regulojn de la kontrakto, perdas la rajton je la tuta salajro.»
Kaj ili scias ankaŭ, ke la ĉefoj havas longajn vipojn: la vipoj povas atingi dekdu indiĝenojn samtempe. La batoj postlasas sangajn vipstriojn kaj kun sanga dorso oni ne povas labori sub la sunvarmego. Kaj ekzistas ankaŭ la «leri» muŝoj, kiuj kiel kun preniloj pikas en la vundojn. La «leri» amas la sklavan sangon same kiel Bilbo kaj la aliaj holandanoj la sklavan ŝviton.
Por kvar semajnoj la infanoj kontraktis. Por tio ili ricevas tiom, kiom malgrandulo bezonas por 24 tagoj kaj eventuale ankoraŭ por unu plia semajno por vivi.
Mi diris «ili ricevas». Sed fakte ili ricevis nenion. Kio okazis. La dekunuan tagon venis la ĉefoj kun nova aro da laboristoj. La plej aĝa gardanto diris al la aliaj: «Haltu, kaj kunvenu en la oficejon.»
Tie sidis tri policistoj, unu el ili tenis en la mano paperon. «Ĉu ĉiuj ĉeestas?» demandis Bilbo. «Jes», estis la respondo.
La policisto, kiu tenis la paperon en la mano kriis: «Atentu!» Tiam li laŭtlegis la nomojn de dekdu- aŭ dekkvin taglaboristoj kaj demandis: «Ĉu vi estas membroj de la Sarekat Rajat?» (Nacia-revolucia organizo).
«Ne» diris ĉiuj. La policisto ruĝegiĝis, pugnigis sian manon minacante super la kapo kaj kriis: «Aĉularo! Forkuraĉu, se ne, mi pafos vin».
Forkuregis la flavaj sklavoj.
Kaj eble vi demandos: «Sed kioman salajron ili ricevis por la dek tagoj da pezega laboro?» La respondo estas: «Neniom».
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
El la mezepoka Hungario
Pri la Balotelektoj
Ili okazis la 8-an kaj 17-an de decembro 1926. La registaro elektis la tagojn tiamaniere, ke la laboristaro povis tre malfacile partopreni la balotadon. Ĝi ja okazis dum labortagoj, kiam ne liberaj estas laboristoj. Ĉe ni la balotoj estas duspecaj: publikaj kaj sekretaj. La sekreta baloto ekzistas nur en kelkaj grandurboj, precize dirite ĝi okazis ĉifoje en 46 distriktoj, dum la publika baloto okazis en 199 distriktoj. La preteksto por pravigi tian strangan diferencon estas, ke ne ĉie la hungaria popolo estas sufiĉe «matura» por voĉdoni sekrete.
Antaŭ la balotaj tagoj, ĝendarmoj, detektivoj kaj soldatoj grandare kvazaŭ invadis la tutan landon. Sed ankaŭ subaĉetiga mono grandskale cirkulis. En la provinco dum kelka tempo oni drinkis, manĝadis kaj sin amuzis treege. La opoziciaj partioj ĉiel estis ĝenataj kaj malhelpataj. En kelkaj distriktoj ili tute ne povis pro teroro kandidatojn delegi. Kaj kie estis malgraŭ ĉio opoziciaj kandidatoj, tie la balotantoj estis gardataj per la ĝendarmoj en diversaj ejoj, unuvorte malliberigataj.
La teroro estis tiom akra, ke eĉ la homa sango fluis en kelkaj lokoj. Ekzemple, en vilaĝo ne malproksime de Budapeŝto du homoj estis mortpafataj de ĝendarmoj. Jen kiamaniere estis atingata la rezulto, kiun la burĝaj gazetoj en la tuta mondo prezentas kiel grandan sukceson por la Bethlen-a registaro. La ĉi suba tabelo montras la konkretan rezulton de la friponmaniere aranĝita balotelektado.
| No. | PARTIOJ | Mandatoj 1922 | Mandatoj 1926 | Gajnis | Perdis |
|---|---|---|---|---|---|
| 1. | Registara partio | 146 | 175 | 29 | — |
| 2. | Kristana ekonomia partio | 25 | 35 | 10 | — |
| 3. | Socialdemokrata partio | 24 | 14 | — | 10 |
| 4. | Maldekstra partio | 13 | 9 | — | 4 |
| 5. | Eksterpartiaj opoziciantoj | 20 | 5 | — | 15 |
| 6. | Rasdefendantoj (vekiĝantaj hungaroj) | 8 | 3 | — | 5 |
| 7. | Kamparana partio | 4 | 3 | — | 1 |
| 8. | Etburĝa partio | — | 1 | — | — |
| 9. | Kossuth-partio (respublika partio) | 3 | — | — | 3 |
| 245 | — | — |
Necesas klarigi, ke la 1-a, 2-a kaj 7-a partioj estas la sama sub tri malsamaj nomoj. Sekve 213 mandatojn havas nun la registaro.
Estas ankaŭ notinde, ke inter la tri rasdefendantoj («vekiĝantaj hungaroj») estas la fama fimortigisto Ivan Hejjas (Hejaŝ), kiu, post la proleta diktaturo, kun sia bando mortigis 54 laboristojn per tute kruelaj manieroj. Pro tio li estis dum kelka tempo enkarcerigata, sed baldaŭ amnestie liberiĝis. Li estas persona amiko de Horthy.
Tiel statas la aferoj en la teroro regata, malfeliĉa Hungario. (233—466)
En la karceroj
Jen letero, kiun la skribinto nur sekrete povis forsendi por sciigi nin pri si. La antaŭaĵoj de la aferoj estas jenaj: Dum la ĵus okazinta elekto de la landaj reprezentantoj, oni arestis laŭ la ordono de la distriktestro de Rakozskerezstur (apud Budapest), ok laboristojn, ĉar ili kuraĝis agitadi por la laborista partio. Ĉi K-doj estis kondukataj al Gödöllö kaj tie malliberigataj ĝis kiam la baloto pasis. Krom Schönmann, ĉiuj jam liberiĝis, nur lin oni ankoraŭ tenas en karcero.
[BILDO p.2 | 35,26,65,58] Lignogravuraĵo: kranio kun soldata ĉapo kaj plumo, tenanta en la dentoj ponardon, sur radianta fono; signita «F». Subskribo: La blazono de Horthy
Laŭ la diroj registaraj jam delonge ĉesis en Hungario la sistemo de enkarcerigo kaj neniun oni malliberigas sen juĝo. Sed kiel montras ĉi fakto, tio nur estas registara diro. Mi povus citi al vi aron da samaj okazintaĵoj.
«Estimataj K-doj!
Spirite mi estas ankoraŭ sana, sed se pludaŭros la afero mia korpo ne povos elteni. Tri semajnojn mi jam estas en mallumo. Miaj okuloj doloras. Eĉ en la plej severa punejo ne okazas, ke oni tenas iun pli ol ok tagojn en malluma ĉelo. Depost ses tagoj mi ne povis lavi min, de ok tagoj ne razi.
Tri semajnojn mi kuŝas en ĉi glacia malvarmo sen pajlosako. Miaj piedoj tremas. La ĉelon mi nur povas purigi ĉiun sesan tagon, miaj oreloj estas ŝtopitaj per malpuraĵo, sur miaj fingroj estas vundoj, kiuj pro la malpuraĵo kaj malvarmo pusas. La ekskrementujon mi jam de kvar tagoj ne povis elporti, haladzo plenigas mian ĉelon. Tri semajnojn mi ricevis nenian nutraĵon. Se oni ne alportus al mi de hejme ion, mi jam estus malsatmortaĉinta.
Legi estas ne eble kaj tial mi la tutan tagon iras tien kaj reen. Tri semajnojn mi ne kombis min kaj ne ŝanĝis la malsupran vestaĵon, la supran kovras malpuraĵo. La policistoj estas bonvolemaj, sed ili povas nenion fari, ĉar ĉiam ili havas okupon. Kondamnita mi ne estas, akuzo pro krimo kontraŭ mi ankaŭ ne okazis…
Gödöllö, la 15-an de decembro 1926.
Ladislao Schönmann.»
Tradukis laŭ artikolo en «Nepszava» (Voĉo de Popolo). Beta.
★
EL JAPANIO
La nuna situacio en la Laborist-Kamparana Partio
La Japania Laborist-Kamparana Partio staras nun antaŭ grava vojdisiĝo. Ĉi alternativo konsistas en tio, ĉu ĝi estu la partio de la Proletaro kaj kamparanaro aŭ ĉu ĝi estu liberalisma partio de la burĝaro. Malgraŭ la decido de la dua kunsido de la partia centra ekzekutiva komitato: malfermi la pordon por ĉia ero de la Proletaro, la tria kunsido decidis eksigi el la partio la kvar komunistemajn unuiĝojn (t. e. la Konsilantaron de la japanaj Laboristunuiĝoj, Unuiĝon de proleta junularo, Masedukada Unuiĝo kaj Sui-Hei-Ŝa proleta unuiĝo).
J. L. K. P., kiel firma, unueca politika partio, kiu ampleksas ĉian elementon de la Proletaro kaj kamparanaro estas grava timigo por la burĝoj. Precipe la laborist-kamparanan partion ampleksantan ankaŭ la maldekstrajn grupojn, kiuj konstante batalas kontraŭ la burĝa potenco, ili ege timas. Tial, ili ĉiel subtenis la eksigon de la maldekstrularo el la partio.
La tiel nomata unueca proletara partio, t. e. japana Laborist-kamparana Partio, estas la karakteriza partia formo, kiun postulis la historia evoluo. Japanio subite eniĝis en la imperialisma periodo. Ne perfektiĝis en ĉi malfruiĝinta lando de la kapitalismo kun ĝiaj feŭdaj restaĵoj la burĝa liberalismo. Ankaŭ la proletara movado ne sekvis la kutiman evoluon, kaŭze de la rapida disvolviĝo, sed ekzistas miksite en la proletara tendaro la ordinaraj elementoj de la historia aliiĝo.
La sola vojo, por ĉi en la politika disvolviĝo malfruiĝinta Proletaro, kiu neniam havis politikan liberon, estis la kunligo de ĉia proletara ero al granda unueca proletara partio.
Ĉi unueca partio, kiu naskiĝis de tia neceseco, sole estis la efektive ebla batalformo por la japania Proletaro. En tia situacio dividi la fortojn de la laborista klaso kaj kamparanaro signifas malfortigi ilian batalforton kontraŭ la organizita, reakcia atako de la burĝaro. La dekstra
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
gvidantaro konstante projektas tian dividon de la proletara batalforto. Tamen en la dua kunsido de C. E. K. dank’ al la klopodoj de la C. K. de l’ japania Kamparana Unuiĝo ktp. la aliĝo al la partio estis ebligata al la tuta proletara amaso kun escepto de tre malmultaj maldekstraj eroj. Sed la tria kunsido renversis la antaŭan decidon kaj malpermesis la eniron en la partio ankaŭ al la amasoj de la kvar unuiĝoj.
Tio estis simpla detruigo de la proletara unueco. La dekstra gvidantaro nun sekvas tian politikon, kiu havas kiel celon, aŭ liveri la partion al la burĝa liberalismo, aŭ detrui ĝin por fondi kun la restintaj eroj novan liberalisman partion.
Laŭ raporto de Oka — Fumio.
Aldono redakcia. — Kvankam estas forigita sufiĉa kvanto da partia tendencemo el tiu raporto, ni tamen ne povis fari, ke ĝi estu vere objektiva, tial ke mankas en la manuskripto ciferoj kaj cito de faktoj. Estus tamen tre interese por nia tutmonda legantaro, ekscii tute precize pri la proporcio de la inter si batalantaj fortoj. Sed bedaŭrinde la aŭtoro, kiel cetere la pli granda parto el niaj kunlaborantoj, ne scipovis sin apartigi, dum la tempo kiam li verkis por «S-ulo», de la batalo en kiu li partoprenas. Tio estas tamen necesa por objektive informi la SAT-anaron, kiu nur bezonas ekscii pri faktoj kaj ne atentas la subjektivajn, flankajn konsiderojn de raportinto. Ni denove kaj insiste petegas, ke niaj kunlaborantoj neniam forgesu, ke «S-ulo» ne havus vivrajton, se ĝi estus partia organo. Red.
Laborleĝdono
La japana registaro lastatempe publikigis diversajn leĝojn kaj ordonojn pri laborreguligo.
La 1-an de julio la leĝo pri la minimuma aĝo por allaso al laboro en industrio kaj la leĝo modifanta la leĝon pri fabrikoj fariĝis efikaj.
Tiuj du leĝoj konsistigas grandan progreson en japania socia leĝdono. Rezulte el la modifoj faritaj, la leĝo pri fabrikoj de nun ampleksas 46 000 establojn, okupantajn 1 636 000 virojn kaj 896 000 virinojn. Interalie, la nova leĝo malplimultigas la laborhorojn kaj pritraktas la malpermeson de nokta laboro por virinoj kaj junuloj, kompenspagon okaze de akuŝo, ktp. La minimuma aĝo por allaso al laboro en industrio estas 14 jaroj anstataŭ 12.
Inter aliaj leĝoj akceptitaj, oni povus mencii: la leĝon pri arbitracio ĉe laborkonfliktoj, la leĝon pri asekuro kontraŭ malsano, leĝon pri kooperaj societoj, kaj oni devus ankaŭ aludi kelkajn ordonojn pri minlaboro.
Evidente, Japanio daŭre progresas sur la vojo de socia reformo. Iom post iom ĝi aplikas la principojn de la konvencioj de la Internacia Labora Konferenco. Tiurilate, oni povas anonci, ke la konfirmo de la projekto de konvencio fiksanta la minimuman aĝon por allasi infanojn al industria laboro estis registrita de la Sekretario Ĝenerala de la Ligo de Nacioj la 7-an de aŭgusto.
El «Bulteno de Internacia Labor-Oficejo».
★
LA VERA SOLIDARECO
La VII-an Tut-Sovet-Unian Kongreson de l’ sindikatoj partoprenis, kiel delegito K-do Cook (Kuk), la ĉefsekretario de la Anglia Karbminista Federacio. Entuziasme aplaŭdita, li diris:
«Vortoj parolas malpli elokvente ol agoj! Viaj agoj parolis multe al ni: vi sendadis al ni oron¹), dume germanaj,
[BILDO p.3 | 34,27,61,41] Foto de tri viroj en paltoj kaj ĉapeloj, vidataj ĝis la brusto. Subskribo: K-do Cook (dekstre), K-do Ŝvarc, prezidanto de C. K. de Tut-Sovet-Unia Sindikato de karbministoj, (maldekstre). En la centro — sekretario de K-do Cook.
polaj kaj laboristoj de kelkaj aliaj landoj sendadis al niaj mastroj karbon, por rompi nian strikon.»
Laŭ komuniko de SAT-ano (5250).
¹) La sovetiaj laboristoj sendis 11 500 000 rublojn.
★
EL GERMANIO
Stranga striko
Jam depost kelkaj semajnoj en la provinco Vestfalio okazas lerneja striko de evangeliaj infanoj, iniciatata de pastroj por protesti kontraŭ la enoficigado per la registaro de eksevangeliano («disidento») kiel lerneja inspektoro. En nia plej granda provincurbo Dortmund strikas 9% el la gelernantoj. Sed en kelkaj lokoj pro pli forta influo de la pastroj strikas pli ol 50%. Pri la morala praveco kaj amplekso de la striko la «kristanoj» mensogadas kiel kutime. En kelkaj lokoj la katolikoj morale subtenas la strikon. Sed la instruista unuiĝo oficiale agitadas kontraŭ ĝi. La registaro deklaris neniel cedi. Do, registaro kaj instruistaro kontraŭ pastraro! Ŝajnas, ke la strikgvidantoj nur atendas favoran momenton por ĉesigi la strikon, ĉar la fiasko estas antaŭvidebla. Ni ne forgesu citi, ke kelkaj pastroj, agitantaj por la striko, sendas siajn infanojn al pli altaj lernejoj, kie ili lernas kune kun katolikoj, judoj, ktp. Sed tie oni ne strikas malgraŭ ĉeesto de senreligia lernejinspektoro. Jes, tia estas la pastra moralo, ĉu necesas diri ĉi tie, ke la religio nur estas la universala opiumo por la suba popolo? Dubaptito 61.
Klasa justeco
Se faŝistoj atakas respublikanojn kaj ĉi lastaj defendante sin, vundigas iun faŝiston, la juĝistaro plej ofte kondamnas la atakitojn. Sed se faŝistoj mortigas maldekstrulon, ili plej ofte ricevas nenian punon. Jen ekzemplo: En junio estis de la «ŝtalkaskuloj» mortpafita K-do Doktor. Li estis trankvila viro, diligenta funkciulo de nia partio (socialdem. partio). Li abomenis mortigon kaj nun li mem fariĝis viktimo de ia vagulo. Dumnokte iris Doktor el nia partisekretariejo kune kun du K-doj hejmen. Survoje ili renkontis ŝtalkaskulojn. Doktor diris: «Jen la estonto de Germanio». Tio kaŭzis disputon. La faŝistoj alproksimiĝis kaj de distanco de 15 metroj la ŝtalkaskulo Magiera subite pafis al Doktor, kiu trafite en la koro tuj estis senviva.
Magiera forkuris. Poste la polico arestis lin, sed pro postulo de l’ juĝistaro li devis esti liberigata. Nun en decembro estis la proceso. Kaj kio okazis? La tribunalo ne kondamnis lin. La tribunalo kredis, ke li estis nur distanco de ½ metro kaj ne de 15 metroj, do necesis sin defendi. La prezidanto eĉ plene fidis je tiuj eldiroj, kiujn neniu atestanto povis konfirmi. Aliflanke li kredis ĉion, kion oni diris pri Doktor malfavoran.
Ĉu mirige, ke sub tiaj cirkonstancoj la dekstruloj pli kaj pli impertinentiĝas.
E. Haschke (674).
★
EL FINNLANDO
En Finnlando ekzistas leĝo, kiu malpermesas la posedon de la plej eta kvanto da alkoholaĵoj. Severe punataj estas tiuj, kiuj malobeis la leĝon. Sed kion oni spertis dum la efektivigo de ĉi leĝo.
La polico estas treege okupata malkovri alkoholkontraŭbandistojn kaj ofte okazas severaj bataloj inter la unua unuflanke kaj la kontraŭbandistoj kaj alkoholvendistoj aliflanke. Sufiĉe ofte ĉi bataloj havas hommortigan finon. Multfoje okazas, ke la polico kontrolas ŝipojn, aŭtomobilojn ktp. kaj konfiskas tiujn, kiuj transportis malpermesitan alkoholon. Sed tio nur estas eta malhelpo por la alkoholvendistoj, kiuj jam sufiĉe riĉiĝis per ĉi okupado. Kaj cetere malantaŭ la tuta afero kaŝiĝas la kapitalistoj de la lando, kiu kontraŭas la leĝon. Sed kiu trinkas la alkoholaĵojn? Ilin trinkas la senkonsciaj laborulamasoj. Ili riĉigas la kapitalistojn kaj mizerigas sin mem. Kaj pro ia malbona eco de la finnoj, ĉi tiu trinkado ne nur kaŭzas monperdon por la laboristoj, sed ofte eĉ perdon de vivo aŭ almenaŭ saneco. Ĉar se iu finno ebriiĝis, li sentas
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
ne venkeblan batalemon kaj raportoj pri mortigoj kaj vundigoj kaŭze de ebrieco estas ofte legeblaj en la finnaj gazetoj. Tia estas la forto de la kontraŭalkohola leĝo. Sed ne pli bone estas kun aliaj leĝoj, kiuj timigas la homojn pri ilia libereco. Tion montras okazintaĵoj en la finna armeo, kie kelkaj altrangaj oficiroj enpoŝigis rimarkindajn sumojn, apartenantajn al la Ŝtato. Kaj aliloke okazis gravaj malordoj, kontraŭ kiuj la leĝo sin montris senforta. La stato estas tia, ke eĉ jam burĝaj gazetoj ekkrias: «Ĉu la leĝoj jam perdis ĉian signifon?»
Ĵus oni voĉdonis en la parlamento pri la buĝeto por 1927. Kelkaj centoj da milionoj estis destinitaj por la militaferoj. En ĉi buĝeto por militaferoj, oni ankaŭ proponis sufiĉe gravan sumon doni al la volontuloj, burĝa buĉistgvardio (ŝirmgvardio), kies agoj sin direktas kontraŭ la Laboristaro, konforme al la devizo: «Kontraŭ eksteraj kaj internaj malamikoj.» Kiuj estas la internaj malamikoj, la laboristoj jam povis sperti…
Vojaĝemulo.
Jubileo-Ĉeno¹)
Kozloviĉ (Kakarlik) 0,50 rubl; Lehtinen (Lauttakylä) 3,75 mk. finn.; Nicolle (Semur-en-Auxois) 11,40 fr. fr. kaj alvokas K-dojn 1214, 2970, 4544; Freund (Freiburg) 0,50 mk.; Kuriĉ kaj Fonkaĉ (Moskvo) 3 rubl. alvokas ĉiujn siajn koresp-antojn. Fedotov (Ŝahty) 1 rubl. alvokas K-dojn Skoropupov, Levenzon… veteranojn de esperanto, novajn SAT-anojn Ananjev, Veliĉkin, Nogin, Netjodov; amikojn kaj koresp-antojn Zankovoj, Sadykov, Grete Teichmann, Löwe, Petrov Petro, J. Skakunov, Hetmanov, Ŝvecova, Sorokin, K-don Filejev — sinceran batalanton por la afero de l’ monda Proletaro kaj kooperativanon K-don Andreo Kuznecov (Taganrog). SAT-rondo (Schweidnitz) 2,35 mk. kaj alvokas SAT-anojn en Tver. Waldmann (Feuerbach) 1,50 mk.; Raar (Leiden) 2,50 guld.; Kampfrad (Leipzig) 2 mk. kaj alvokas Rattray (Glasgow) kaj Fedotov (Kiev). J. Schlittmann, G. Schlittmann, Klein (Dachau) 3 mk.; Grupo Warnsdorf 25 mk. germ. kaj alvokas la «Lab. Esp. Distrikton de SAT (Orient-Saksio)». I. Ivanov 170 lev. kaj K. Kolev 34 lev. (ambaŭ en terorlando) alvokas siajn koresp-intojn kaj -antojn sekvi la ekzemplon. E. Izgur (Kremenĉug) 10 mk. germ., alvokas K-dojn Ejdelman (Moskvo), Linecki (Tiflis) kaj Bennewitz (Berlin). S. Goldfeder (Kremenĉug) 2 mk. alvokas vegetarajn Gek-dojn T. Yelland, E. Yelland, d-ron Pepper, Alekseev (Moskvo), Brukson, Kusanikov, Johin (Leningrad), Mihaelis (Tiflis), Ŝpetrik, Glizer (B.***), Gelrud, Rublev (Odessa), Segal (Ĉasov-Jar), Mitrofanov (Krivoj-Rog), Aleksandrov-ojn-fratojn (Dolinskaja).
¹) Vidu la n-on 100 de «S-ulo».
IOM PRI LA STATO DE LA JUNLABORISTOJ EN JUGOSLAVIO¹)
Ankaŭ ĉe ni valoras la diro, ke juna laborforto estas pli malkara kaj ke oni povas ĝin pli facile ekspluatadi. En la bakejoj, metala kaj vitra industrioj estas multnombre okupataj gejunuloj 14- ĝis 16-jaraj. En kelkaj fabrikoj de la porelektra industrio pli ol la duono de la tuta Laboristaro estas malpli ol 17-jaraj virinoj.
La jugoslavia burĝaro penas mildigi la industrian kaj agraran krizon per plilongigo de la labortempo, nekredebla malaltigo de la salajroj kaj per senlima ekspluatado de infanoj kaj junuloj. En la metala industrio la procento de la laboristoj okupataj sub la 18-a jaraĝo atingas 26% kaj en la regionoj Zagreba 37,7%, Splita 43,6%, Niŝa 64,7% (el ĉi nombroj estas 23% da 12 ĝis 14 jaraj laboristoj) ktp. En la teksa industrio laboras 29%, en la ligna industrio (Skjople-Niŝ) 23,8% en la leda industrio, 52% kaj en la maŝina industrio, 58% da laboristoj malpli aĝaj ol 16 jaroj.
La metioj ruinigitaj de la peza industrio forpelas la pli maljunajn kaj ekspluatas senlime la junajn laboristojn. Tiel la nombro de la senokupaj kvalifikitaj laboristoj altiĝas ĉiam pli kaj pli. En iuj laborejoj en la provinco estas okupataj 16 lernantoj kun nur 4 helpantoj, el kiuj la plej maljuna estas 22-jara. Por la laborista junularo tute ne ekzistas okhora labortago. La labortempo estas 12 ĝis 16 horoj potage kaj la pago por ĝi estas 10—25 dinaroj (1kgr. da pano kostas 5 dinarojn). En la malgrandaj metiejoj estas ankoraŭ pli malbone, ĉar la junuloj devas labori 3—4 jarojn tute senpage. La mastroj batas ilin kaj la polico scias kaj konsentas je tio. Ekzemple en Sisak, pasintmonate, junulo kiu plendis — nature sensukcese — ĉe la polico pri la turmentado post reveno en la laborejo estis tiel sovaĝe per rimeno batata, ke liaj manoj tute nigriĝis. Tiuj ĉi malfeliĉaj junuloj ofte memmortigas sin, ĉar la suferoj estas ne elporteblaj. Kontraŭ ĉi maljusteco nur ekzistus helpo: ili aniĝu al la klasaj sindikatoj.
Klaskonscia junulo.
¹) Nur tiun ĉi artikolon ni ricevis por la «Junulara Paĝo»…
★
SENLABORECO KAJ INFANOJ
Instruistino rakontas: Antaŭ mi sidas la malgrandaj lernantoj. Ni provas penetri en la sekretojn de la legarto. Estas la naŭa matene. Ekfajfas la fajfilegoj de la fabrikoj. La malgranda Frico, vigla knabo malbone nutrita, subite eklevas sian maneton kaj neatendante li vokas al mi: «Nun matenmanĝas mia patro.» «Ĉu?» Kaj nun eksaltas la etulo kaj ĝoje li rakontas: «Hieraŭ mia patro ricevis laboron kaj kiam fajfas la fajfilego li matenmanĝas.» Dume lumiĝas lia pala vizaĝeto, kvazaŭ iu estus donacinta al li belegaĵon. Kaj jam eksaltas ankoraŭ tri etuloj kaj elvokas: «Mia patro ankaŭ ricevis laboron.» Iliaj okuloj brilas kiel kandeloj. — Mi ĝojas kun ili kaj ni parolas pri la patroj, kiuj nun matenmanĝas kaj poste denove laboros. Sed ankaŭ multajn malĝojajn vizaĝojn mi vidas — iliaj patroj ankoraŭ ĉiam estas senlaboraj. Mi alparolas al ili kuraĝon kaj esperon: «Viaj patroj nun ankaŭ ricevos laboron.» Momente ĝojigitajn vizaĝojn — kaj nun ni ĉiuj ĝojas kaj ankaŭ matenmanĝas. —
Kiom da malĝojo do kaŭzas la senlaboreco de la patroj al la infanoj. «Mia patro laboras!» Ho, kiam nur ĉiuj infanoj povus diri tion.
Trad. el «Popolgazeto», Meissen (3957).
★
TRUSTOJ EN LA BRITIA INDUSTRIO
Laŭ la klarigo de la nuntempaj ekonomiistoj, la prezo de iu varo fiksiĝas pro la interlukto inter provizo kaj mendo aŭ laŭ la konkurenco sur libera merkato inter vendantoj kaj aĉetantoj. Tiu klarigo, kiu akordiĝis kun la fenomenoj de la lasta duonjarcento, tute ne ĝustas hodiaŭ. Pro la instigo ricevita dum la militperiodo, la industrio hodiaŭ tendencas forlasi la kampon de la konkurenco kaj la firmoj kombinas por sia profito kontraŭ la aĉetantoj. Per ĉi tiu procedo la akciposedanto akiras aldonan profiton je la malprofito de la konsumantoj.
Dum la milito mankis multaj necesaĵoj kaj la Registaro ege bezonante ilin, kunvokis la provizantajn firmojn por fari aranĝojn plej taŭgajn. Post la milito multaj el tiuj firmoj, profitante el ĉi tiu kunlabora sperto, konservis la kombinon inter si. Pro ĝia ekzisto la varoj ĉesas ŝanceliĝi je prezo sur la libera merkato pro konkurenco, kaj la firmo povas postuli prezon, kiu donas al ĝi maksimuman profiton.
Ekzistas du manieroj por tion efektivigi. Unua: Granda firmo provizas per tiom granda kvanto la komercmerkaton, ke la plej eta ŝanĝo de ĝia politiko influas senteble la prezojn tra la tuta komerca merkato. Dua: Sendependaj firmoj formas interkonsente asocion, kun la celo regi la prezojn aŭ la produktokvanton.
Nuntempe en Britio preskaŭ kvar kvinonoj el la ekonomio estas regataj aŭ de trustoj aŭ de asocioj, en ambaŭ okazoj la varoj ne subiĝas al la konkurenco. Ni ekzamenu tipan asocion, la Nacia Malpeza Metalfandaja Asocio. La celo de ĝi estas la altigo aŭ stabiligo de la prezoj de tiuj varoj, kiujn fabrikas ĝiaj membroj. Ĉi celo efektiviĝas per la komuna aranĝo de la produktokvanto. Do la altiĝo de la varprezoj estas neevitebla, se la Asocio provizas la merkaton nur laŭ aŭ eĉ sub la bezono. Ĉiu asociano produktas difinitan kvanton. Kiu pli produktas, tiu devas 7,5% el la valoro de l’ venditaj varoj pagi al la Asocio. Kiu produktas malpli, tiu rajtas ricevi de ĝi 7,5% el la diferenco.
Laŭ raporto la Asocio tute sukcesis reguli la prezojn, eĉ dum la momento de la pleja komerca malvigleco. La limigo de la produktado ĉefe montriĝis en la tea kaj kaŭĉuka
— pàgina 5 —
industrioj. Jen kelkaj el la industrioj, kiuj estas kombinitaj.
| Nomo | nombro da asocianoj | ĉefa celo | regado de la merkato |
|---|---|---|---|
| Nacia Malpeza Metal-fandaja Asocio | 80 | provizo | 95% |
| Cementa Federacio | 2 | produktas 75% | 95% |
| Fero k. Ŝtal. Ind. Asocio | 35 | prezo | 90% |
| Kimria Areza Minejo Asocio | produktado | 90% | |
| Salo-Asocio | prezo | 95% | |
| Tabako-Kompanio | 18 | „ | 60% |
| Alumetoj | 3 | „ | 90% |
| Sapo (Lever Kompanio) | 160 | „ | 95% |
| Kaŭĉuko } Internaciaj | provizo | 90% | |
| Teo } kombinoj | „ | 90% |
Monopoloj ekzistas ĉe la konstruindustrio (brikoj, tegoloj, tuboj [ŝtonaj k. plumbaj], blanka plumbo, vitro kaj kalko). Krome ankaŭ ĉe fajrujoj, fornoj, pluvakva-tuboj, banejoj kaj manteloj.
La kombinoj en la industrioj etendiĝas ne nur horizontale, sed ankaŭ vertikale, por tiel regi la varoproduktadon de la komenco ĝis la fino. La vertikala etendiĝo montriĝas ĉefe ĉe la firmoj en la fer- kaj ŝtalindustrioj, kiuj nun posedas siajn proprajn karbminejojn. La graveco de la karbo por ili estas evidenta. Necesas 4 tunoj da karbo por fabriki unu tunon da ŝtalo. Kvin gravaj firmoj produktas por si mem 15½ milionojn da tunoj da karbo, t. e. 5½ % el la tuta karboproduktado.
La firmo de la jurnalo «Daily Mail», posedas ne nur siajn proprajn ŝipojn por transporti la paperorulaĵojn, sed eĉ grandajn arbarojn en Kanado, de kie la papero venas. La viando-firmo «Vestej fratoj» posedas propran ŝipoj-linion, kiu transportas la viandon de Sudameriko ĝis Britio. La firmo «Lever fratoj» ne nur havas preskaŭ la sapomonopolon, sed ankaŭ posedas bienegojn en Afriko, kie kreskas la kokosarboj, el kies fruktoj estas produktata la planta oleo. Ankaŭ la firmo posedas la ŝipojn, kiuj transportas la oleon. Ne nur tiu firmo fabrikas la sapon por lavi la eksteron, sed ankaŭ ĝi fabrikas la margarinon por ŝmiri la internon! . . .
Ĝisto nur estas ricevebla ĉe la bierofabrikistoj, kiuj produktas ĝin kiel kromprodukton. La konfitaĵfirmoj aĉetas jam nun la fruktojn rikoltotajn venontjare, tiel la publiko nur povas aĉeti, kion la fabrikantoj postlasis.
La tinkturistoj tendencas interligiĝi kun la kemiistoj kaj eksplodilfabrikistoj. Ili fabrikas la kromproduktojn por la farmaci- kaj fotopreperado, mineralajn acidojn, pezajn kemiaĵojn por la elektrokemia industrio.
La monopoloj jam atingis tian nivelon, ke vekiĝis la deziro dividi la mondmerkatojn. Tiel okazis ĉefe ĉe la ŝtalrelaj fabrikistoj, tabako-firmoj, anilino kaj botelvitro-kompanioj. En la tabako-trusto, fondita en 1902, posedas ⅔ el la akcioj la Usona kaj ⅓ la britiaj tabako-kompanioj. La mondmerkato ekster Usono kaj Britio estas provizata nur per la nova trusto.
Kiam firmoj interligiĝas kaj formas truston, tiu trusto povas malkonstrui fabrikojn, kiuj ne estas modernaj aŭ kiuj ne efike produktas. Tiel nur la plej grandaj fabrikoj produktas la tuton anstataŭ multaj malgrandaj nemodernaj.
Kiam firmoj formas asocion, sed konservas la individuecon, tiam ĉiu produktas kiel antaŭe, ĉu bone ĉu malbone, sed nur interkonsentas pri la prezo aŭ produktokvanto.
En la nuna epoko montriĝas, ke la maŝinaro sub la kombinoj regas la Proletaron. La problemo nun estas ĉu la Proletaro konscie prenos la maŝinaron kaj regos ĝin? Aŭ ĉu la maŝinaro daŭre regos la homaron?
I. Floro (3398).
★
BLANKRUSIA INDUSTRIO
La Blankrusia Respubliko ricevis kiel heredaĵon tute detruitan, post la pola kaj germana okupadoj, industrion. La poloj forkurinte el Blankrusio detruis ĉiujn fabrikojn, kiuj ankoraŭ ekzistis. Ili kunprenis maŝinojn kaj materialojn, kaj postlasis nur ruinaĵojn.
Soveta Blankrusio devis denove rekonstrui la tutan industrion, kuraci la vundojn, kiuj restis post la granda milito 1914, civila milito, germana kaj poste pola okupadoj. Estis tre malfacila laboro por ĉi malriĉa lando rekonstrui industrion. Sed pasis jaroj kaj nun je la sesa jubileo de la soveta regado en Blankrusio, ni jam povas elmontri venkojn sur la industria kampo. En la unua duonjaro 1922/23, en la industrio estis okupataj 7646 laboristoj, en la unua duonjaro 1925/26 ni havis jam 14 127 laboristojn, do la nombro de laboristoj duobliĝis. La samon ni povas diri pri la produktado industria. Ĝia valoro kreskis en la sama tempo de 4275 miloj da rubloj ĝis 11 344 miloj da rubloj (laŭ ĝismilitaj prezoj), t. e. je 165%.
Kiam ni komencis rekonstrui nian industrion, la laboristsalajro estis tre malalta, eĉ ne sufiĉis por vivo. Nun, la meza salajro en la tuta industrio altiĝis ĝis 47,80 rubl. Jam pli ol antaŭmilite. Necesas rimarki, ke la sukcesoj estis atingataj samtempe, kiam oni mallongigis la labortempon ĝis 6-7-8 horoj (antaŭe 14—10 horoj).
Dum la pasintaj jaroj ni nur rekonstruis detruitajn laborejojn kaj funkciigis fabrikojn, kiuj staris dum kelkaj jaroj senmove. 1925/26 estis la lasta jaro de la restariga laboro. En la nuna jaro jam komencis periodo de plivastigo kaj pligrandigo de la industrio. Ni komencis konstrui novajn fabrikojn. Ni intencas pligrandigi la produktadon je 45%. En 1924/25 ni havis 73 fabrikojn en 1926/27 jam 105. Estas konstruitaj bierfabriko, brikfabriko, tri segejoj, led-, amel- kaj buterfabrikoj.
En 1923/24 por rekonstrui la industrion estis elspezitaj 1 399 000 rubloj, 1925/26 4 300 000 rubloj kaj por 1926/27 oni projektas elspezi 11 300 000 rublojn.
Se en la pasintaj jaroj kreskado okazis pro tio, ke ni uzis malnovan inventaron kaj egan energion de la laborist-kamparanaj amasoj, la estonta kresko dependos de ŝparitaj rimedoj, necesaj por la industrikonstruado.
Dim. Snejko.
La cimo de la reĝo ne odoras pli bone ol tiu de la laboristo.
AKCESORAĴO
Sankta vespero
Ree sonas metalaj sonoriloj tra la terglobo. El luksegaj vilaoj kaj palacoj aŭdiĝas ĝojego kaj gajeco de la sata burĝaro. Luksegajn robojn oni povas admiri kaj la orelojn ebriigas ĉiela muziko, kiu estas dediĉita al la bonega Patro, kiu prudentege kaj ĉionsciante feliĉigas la «homaron».
Honoro al dio en ĉielo kaj paco al la homoj surtere.
Paco ekzistas inter ĉi kontenta feliĉa aro, fideliĝuroj [?], amikecmontroj, oro, akcioj, titoloj, kisoj kaj fianĉeco-ringoj estas interŝanĝataj; ĉampanvino fluegas, manĝaĵoj, sub kies ŝarĝo fleksiĝas la tabloj, bonodoras kaj lasas forgesi mesion [?] kaj, ke ankoraŭ aliaj atendas feliĉon.
Honoro al dio en la ĉielo!
En la mondon tintas la eĥo de ĉenoj, sonas homa ploro. Milionoj estas ŝarĝitaj per ĉagreno. Dum la malbenita malsatnokto paŝas la subpremataj kun febraj okuloj al la morton alportantaj ŝaktoj, fabrikoj kaj fajron kraĉantaj fandfornejoj. Klinite sub zorgoj kaj turmentoj, sen sereneco, sen ĝojo — malbenoj intermiksiĝas kun la sonoj de la sonorilegoj, — la homoj ploras sian malsatkanton!
En la mallumo de fiodorantaj, tuberkulplenaj lukazernoj, keloj, pest-kavoj ŝanceliĝas milionoj da palaj fantomoj, senlaboruloj, senhejmuloj, viktimoj, de kapitalisma «raciigo» kaj de l’ milito; almozpetantoj, maljunuloj, virinoj kaj infanoj kun senbrilaj okuloj kaj suferon respegulantaj vizaĝoj. Ili ŝanceliĝas sur la de sennombraj larmoj malsekiĝinta vojo al la amastombo.
Ho, jam depost jarmiloj sonas la kanto de l’mensogo. La bronzaj sonoriloj, malmolaj kiel la koroj de la malkompatemuloj. Malantaŭ feraj kradoj brilas palaj martir-vizaĝoj kaj sange vunditaj manoj gratas je la muroj.
Sacco, Vanzetti, Maks Hoelc, miloj, miloj da viktimoj de la malbenita justeco, — sed la ekzekutistoj ĝojas kaj la vokoj de la malfeliĉuloj perdiĝas inter la muroj de la ĉeloj, malantaŭ la pordegoj, kiuj knare fermiĝas por novaj viktimoj!
Vicoj da sennomaj tomboj! Miloj da mortigitaj de la kruelaj ekzekutistoj! Alarmsonorilo sonu! — Supren al la horizonto flamas la hontego . . . La ekzekutistoj raviĝas, ĝojas, sed la milionoj da mokegitoj, ekspluatatoj, en malliberejoj mortigitoj, ekzilitoj krias la kanton de l’ mizero — aŭskultu mondo!
Tio estas la sankta nokto de la laborularo.
★
Serbia «Festo de l’ Mortintoj»
Per grandaj paŝoj mi marŝis norden, hejmen. Pli kaj pli iĝis eŭropanaj la vestoj kaj vizaĝoj de la loĝantoj. Unue malaperis la turka fezo kaj jam malofte iĝis la macedona-greka ĉapeto. Jam aperis kelkfoje veraj ŝuoj, anstataŭ la memfaritaj «obufkoj», sandaloj el porka ledo.
Mi ĝojis, ĉar tio antaŭsignis, ke mi nun baldaŭ forlasos la Balkanon kun ĝia terura malario. Enpensiĝinte profunde, mi subite aŭdis de malproksime kantadon. Fine, mi ankaŭ povis ĝin percepti, estis ekleziaj kantoj, kiel ilin instruas la grekaj-ortodoksaj popoj. Antaŭ mi montriĝas urbo. Ĉuprija diras la
— pàgina 6 —
karto. Iu kampara urbo apud la rivero Morava. La vojo ne kondukas en la internon de la urbo, sed tra la antaŭurboj. Mi do iris laŭlonge de la strato kaj atingis la antaŭurbon, kiu vere estis preskaŭ vilaĝo, unu el tiuj vilaĝoj kun nesondeblaj vojoj. El ĉiu korto sonis tiuj strangaj kantoj kaj preĝoj, kiujn mi ne povis klarigi al mi. Subite ĉesis, preskaŭ samtempe, la murmurado, kaj viroj, virinoj kaj infanoj aperis sur la strato. Ĉiu portis ion, tiu ĉi grandegan rondan kukon, tiu panbulkon, grandan kiel veturilan radon, kun surbakitaj fruktoj aŭ figuroj. Aliaj portis en pladoj jus rostitajn aŭ bakitajn manĝaĵojn.
Centoj da virinoj, viroj kaj infanoj iris silente tra la vilaĝo. Ankaŭ mi lasis porti min kun la amaso. Ni iris al tombejo. Mi sidiĝis ĉe la enirejo kaj lasis preterpasi la procesion. La kukoj, bulkoj kaj manĝaĵoj estis metitaj sur la tombojn kaj nun komencis la popo preĝadi kaj kantadi. La vilaĝanoj ripetis la preĝojn kaj kantojn ĥore, kio certe ne plisolenigis la ceremonion. Estis ĥaosa intersonado, sed ŝajne plaĉis tio al tiuj modestaj homoj, ĉar ili kantis laŭte kaj longe. Jus intencante foriri, kaptis min ĉe la brako kampulo, antaŭ kies domo mi longe sidadis, kaj petis min, manĝi kun li. Laŭ la landa moraro mi ne povis rifuzi, ege neofendante la kampulon. Mi ankaŭ volis ekscii pli pri la stranga festo. Tial mi restis volonte kaj aŭdis pli multe ol mi volis scii.
Por montri, ke oni ne forgesis la mortintojn, estas ĉiujare kuiritaj kaj bakitaj okaze de la festo de la mortintoj la plej ŝatataj manĝaĵoj kaj post antaŭa benado per la popo oni portas ĉion al la tombejo kaj aranĝas tie diservon.
Mi petis ankoraŭ sciigon, kial do la kampulo ĝuste min invitis al la manĝado. Tio mirigis min tial, ĉar mi ne estis spertinta similaĵon en Serbio. Sed la kampulo iom hezitis konfesi la kaŭzon, fine li diris malrapide kun bonkora voĉo: Vi estas fremda ĉi tie, verŝajne eĉ germano, kaj certe vi ankoraŭ ne manĝis hodiaŭ. Min ja trifoje vundigis la germanoj dum la milito kaj pafmortigis ili mian filon. Sed la milito ne plu estas, kaj hodiaŭ, kiam mi devas memori je mia bona bubo, mi volas fari bonan agon al . . . germano.
Senvorte mi premis lian manstumpon (li nur havis unu brakon kaj de tiu forestis du fingroj) kaj rigardis emociigite for. Vortoj dankaj mankis al mi.
Dum la plua vojaĝo mi pensis je germanaj memortagoj pri militmortintoj. Kio okazus, se franco devojiĝus al germana vilaĝo dum tia tago? Mi hontegis profunde, esti ano de kulturpopolo.
Vaganta metiisto.
*
DIMANĈO EN ZANDVOORT
de W. Nutters¹)
Dimanĉe multaj homoj, la „unutaguloj», el la ĉirkaŭaj urboj iras Zandvoort-on.
Kaj la pensiongastoj, tie pasigantaj la someron, tiam forlasas la vilaĝon kaj vojaĝas for al Amsterdam, Harlem, ktp.
Ili malestimas, abomenas kaj malamas tiujn unutagulojn, forkuras de ili. Dimanĉo estas por ili la tago de turmento kaj indigno.
¹) Oni legu la nekrologan noton en la n-ro 117 de «S-ulo».
Tiuj unutaguloj estas grandparte proletoj tiel monhavaj, ke unufoje ĉiujare, ekstremokaze dufoje, ili povas permesi al si dimanĉan ekskurson al Zandvoort.
La pensiongastoj plejgrandparte estas burĝoj, ne sufiĉe riĉaj por iri al pli gravaj, pli malproksimaj, ne tiom riskataj je tiaj invadoj de unutaguloj, refreŝiĝejoj, por tie dum la sufoka, varma sezono komforte ripozi post ilia malmulton- aŭ nenion-farado.
Ambaŭ estas el la du klasoj en la socio, tieldire, el la du rangoj, kiuj pleje alproksimiĝas unu la alian. Tamen disigas ilin, abismo de la klasa sento.
Tiuj pensiongastoj malamas la unutagulojn kaj rifuĝas for de ili. La lastaj eĉ ne rimarkas tion, aŭ, ĉi okaze ne interesas pri tio. Reciproke ĉe ili la abomeno ne estas. Se oni informiĝas pri la kaŭzo de tiuj timemo kaj teruro, tiam ĝenerale estas la respondo: oni ne povas elporti tiajn bruon kaj movadon.
Pro tio ili do iras al Amsterdam, kie estas tiom kviete! Kompreneble la vera kaŭzo aŭ almenaŭ unu el la veraj — estas timo eble esti konsiderata samranga kiel la unutaguloj, kiel tiuj dimanĉuloj, kiuj ne povas veni dum la labortagoj, ĉar tiam ili devas esti en oficejo, laborejo, k. s. Kiu sentas sin iom altranga — kaj ĉiu somergasto sentas sin ne malmulte altranga! — tiu hontus ĝismorte, se li havus nur eĉ la ŝancon esti samrangigita kun tiu unutagularo. La sinjorinoj inter ili certe mortus; la sinjoroj ekhavus grizajn harojn aŭ fariĝus ankoraŭ pli senharecaj ol ili grandparte jam estas.
La bruo kaj movado je tia dimanĉo, tio estas la grava preteksto de ĉiuj, kiuj, kial ajn, ne volas diri la veran tialon. Estas vere, la dimanĉa popolo plenigas la banloketon je ĝoja kaj gaja bruo de pure sanaj, ĝuantaj proletoj. Kun siaj freŝe dimanĉ-ornamitaj infanaroj ili senĝene teruras la pensionpopolon dum ties paca ripozo post nenia aŭ malmulta laboro. Tiuj dum-labortag-vizitantoj de Zandvoort tiom multe amas la trankvilecon kaj kvietecon, vi komprenu: la kaŝitecon, la hipokritecon; ili, kun siaj aĉaj malsanoj kaj siaj eksternormaj bezonoj, kun siaj parfumoj kaj afektaj paroloj, kun siaj duonblank-kolorigitaj sinjorinoj, kies imagemo estas senlima, aŭ kun siaj fivirinoj, la plezurknabinoj, vestitaj per sonorilformaj jupoj, tuta tiu araĉo da sinjorinoj kun kvalitoj pli ol suspektindaj! Tio, kion tiaspecaj personoj faras ĉi tie, devas okazi kaŝe malantaŭ fermitaj kurtenoj.
Kaj Jan Proleto estas bruema, kiam li amuzas sin en la freŝa, libera naturo. Liaj infanoj kuretas kaj trotas kiel petolemaj ŝafidoj, tien kaj reen, sentas sin liberaj, banas la piedojn¹), kaj faras ĉiajn agojn, pri kiuj la hipokrituloj en la pensionoj diras, ke kvazaŭ kokinhaŭton ili ekhavas pro tio. Ili estas, aŭ kondutas kiel estantaj, tro supersatigitaj de la sana, plena vivo, ke ili eĉ ne povas rigardi ĝin. Tiu libera, senpeka, brueca ĝojo estas por ili skandalo. Ĝi ĝenas ilin je iliaj, amuzoj, kiuj ja estas tute alispecaj. Tion ne povas suferi ĉi maljunulecaj buboj kaj tiuj dolĉaj knabinoj sesdek-kelkjaraj, la tuta tiu vanta, afekta fihomaĉgrupo.
Pro tio dimanĉe ĉiuj domoj kaj vilaetoj, kie loĝas tiuj somergastoj, estas forlasitaj kaj aspektas mortece. Iliaj loĝantoj rifuĝis for de la —viktimoj, la proletoj, el kiuj ili suĉas sian lukson.
Trad. el «Tribune» Esperantisto
(Daŭrigota)
¹) En alia banloko, Scheveningen, tial ke la bano de l’ piedoj en la maro kaj la marŝado nudpieda, estas malpermesataj . . . pro la tiel nomata moraleco. (Tradukinto.)
La malriĉeco estus pli rapide forigebla, se tia forigo al la posedantoj donus la eblecon pliriĉiĝi.
*
La senlaboreco en diversaj landoj
En Britio:
La nombro de la senlaboruloj en Britio ŝanceliĝas dum la tuta postmilita tempo kaj atingas 1 250 000 ĝis 1 500 000. Precizajn nombrojn ni ne posedas, ĉar la oficiala statistiko montras nur tiujn laboristojn, kiuj ricevas subtenon laŭ la senlaborulasekurleĝo. Anstataŭ 1 251 900 senlaboruloj laŭ la oficiala statistiko (la 4 an de januaro 1926), ni povas supozi, ke la efektiva nombro superas 2 000 000. Al tio ni devas ankoraŭ aldoni ĉirkaŭ 800 000 laboristojn, kiuj ne estas okupataj dum la tuta labortempo. Kompare al la ĝenerala nombro da laboristoj ekzistas 14 % da plenaj senlaboruloj kaj pli ol 20 %, se ni alkalkulas la duonsenlaborulojn.
Dum la striko de la ministoj pligrandiĝis la armeo de la senlaboruloj (ne enkalkulante la strikintojn mem). Dum 1926 estis senlaboruloj: en januaro, 1 237 000, — en februaro, 1 169 000, — en marto, 1 070 000, — en aprilo, 1 034 000, — en majo, 1 675 000, — en junio, 1 699 000 kaj en julio, 1 664 000. En multaj fakoj estas pli ol 50 % da senlaboruloj, ekzemple en la (Ĉugun??) — industrio, 56,3 %, en Ĉua (??) — industrio, 56,2 %.
En Germanio:
En Germanio estas la nombro de senlaboruloj pligranda ol en Britio. Sed dum en Britio la senlaboreco estas preskaŭ stabila, en Germanio ĝi leviĝas kaj falas ondece. Dum la 7 jaroj de la postmilita tempo ĝi travivis tri periodojn. Tio estas rimarkebla el la tabelo:
Nombro de senlaboruloj
| Jaro | maksimumo | minimumo |
|---|---|---|
| 1919 | 1 000 000 | — |
| 1922 | — | 12 000 |
| 1924 jan. | 1 540 000 | — |
| 1925 jul. | — | 190 000 |
| 1926 jan. | 2 030 000 | — |
Ĉi tabelo vidigas ankaŭ, ke la senlaboreco havas ĝeneralan emon pligrandiĝi. La maksimumo de 1924 estas je unu duono pli alta ol
— pàgina 7 —
tiu de 1919 kaj la maksimumo de 1926 estas je triono pli alta ol tiu de 1924.
Samkiel en Britio estas ankaŭ en Germanio nur la nombro de tiuj laboristoj, kiuj ricevas subtenon, la efektiva nombro estas pli granda, ĝi atingas tri milionojn: Krome ekzistas ankaŭ ĉirkaŭ tri milionoj da laboristoj, kiuj ne laboras plenan tempon. Ni devas supozi, ke ĝis 25—30 % de ĉiuj germanaj laboristoj estas senlaboruloj.
En Polio:
La lastajn jarojn la senlaboreco en Polio ĉiam pli kaj pli kreskis. En septembro 1923 estis 52 000 da senlaboruloj. En septembro 1924 — 156 000; en septembro 1925 — 300 000; fine de januaro 1926 — 350 000. Tio estas la oficialaj komunikoj. Fakte estas ĉirkaŭ 500 000 plene senlaboraj kaj preskaŭ duoble tiom da duonsenlaboruloj. Plejmizera estas la stato en la teksa industrio, kiu okupas la ĉefan lokon en la polia mastrumado: en ĉi fako estas 100 000 senlaboruloj kaj la ceteraj laboristoj ne laboras pli ol 2—3 tagoj posemajne. Granda estas ankaŭ la senlaboreco inter la karbministoj, metalaĵistoj, nutraĵistoj kaj ŝuaj-fakoj.
En Aŭstrio:
Ankaŭ en Aŭstrio ne ĉesas la kreskado de la senlaboreco. El la ĝenerala nombro de 1 270 000 laboristoj estas oficiale registritaj senlaboruloj:
| Jaro | Nombro da senlaboruloj | Laŭprocente |
|---|---|---|
| 1922 | 41 000 | — |
| 1923 | 111 000 | — |
| 1924 | 91 000 | — |
| 1925 sept. | 136 000 | 10,7 % |
| 1925 dec. | 183 000 | 14,3 % |
| 1926 jan. | 230 000 | 18,0 % |
| 1926 febr. | 260 000 | 20,0 % |
La plej granda procento da senlaboruloj estas en la teksa industrio, kie ĝi atingas pli ol 30 %. Memkompreneble la efektiva nombro de la senlaboruloj estas pli ol indikas la oficialaj ciferoj; al tiuj ni devas aldoni la ne dum la tuta semajno okupataj laboristoj. Ĝenerale povas la aŭstria industrio ĉe la nuna stato okupi ne pli ol 700 000 laboristojn.
En Ĉeĥoslovakio:
La stabila kontingento da senlaboruloj en Ĉeĥoslovakio kalkuliĝis oficiale ĉirkaŭ 70 000. Depost aŭgusto la senlaboreco komencis rapide kreski kaj en daŭro de kelkaj semajnoj ĝi atingis la nombron de 250 000. La sama nombro estas proksimume da «parte senlaboraj». Pli ol ĉiuj suferis la teksa industrio; 24 fabrikoj estas fermitaj kaj 120 laboras kun duona nombro da laboristoj. En la nordorienta teksa regiono restis sen laboro 50 % el ĉiuj laboristoj kaj la ceteraj laboras 3—4 tagojn posemajne.
El «Arbeter Cajtung» organo de «Poalej-Cijon» en Polio trad. Jak (227) (Daŭrigota).
FORDISMO
Pri la laboro ĉe glitrubando
Responde al la artikolo de K-do Demidjuk mi volas citi kelkajn liniojn el la organo de la germanaj ŝtataj kaj komunumaj laboristoj: «La Sindikato». En recenzo pri la plej nova libro de Ford: «La granda hodiaŭ, la pli granda morgaŭ», oni legas interalie la jenon: «Tre impresige kaj interese rakontas Ford pri la okhora labortago. Li ne elektis ĉi limtempon pro ia ajn homama principo, sed nur pro la fakto, ke dum tiu ĉi tempo estas ebla la plej granda eluzo de la laborforto, dum en pli longa tempo kvalifika laboro ne estas garantiata. Tio konfirmas la konkludon de K-do Demidjuk, ke en ok horoj estas gajnata tiom, kiom antaŭe en 10—12 horoj. Ford opinias plue, ke la laboristoj ne scias trafe pasigi sian libertempon kaj tio estas unu el la danĝeroj, kiuj estiĝas per la fakto, ke la laboristoj ricevas la vivan minimumon sen sindikata helpo. Mankas al ili la neceseco, okupiĝi pri sia sorto kaj sekve ili burĝiĝas.
Kaj nun pri la dua konkludo de K-do Demidjuk. Li opinias, ke la laboristoj pro la unuformeco de la laboro certe degeneros. Al tio mi kontraŭmetas raporton el la libro: «Ford kaj ni» de fabrika studento, kiu estis muntanta seruristo en fabriko de Ford en River-Rouge. La raportinto laboris jam antaŭe 1½ jarojn kiel ministo kaj seruristo kaj defendas sin energie kontraŭ la opinio, ke li nur estas «salon-eksperto». Speciale karakteriza estas, liaopinie, la okupado ĉe glit-rubando, kiu ne diktas la laboron laŭ sekundoj (kiel ekzemple la tajlor-sistemo) sed kiu postulas de la laboristo ian individue-moveman labororitmon. La raportinto estis ĉe ĉiuj partoj de la glit-rubando kaj asertas, ke post 16 tagoj la laboro estis por li same interesa kiel je la unua tago. Li akcentas, ke la laboristoj tutvere «gluas» ĉe siaj laborolokoj, ĉar ili plene kutimiĝis al la ritmo de la laboro. Li priskribas la produktan procedon dum la firmigo de ŝraŭboj jene: La firmigo de la ŝraŭboj okazas en 21 movaj fazoj, kiuj inter si estas ritmaj, same en la «flanka ofico», tiel nomiĝas la ŝovado de la ŝraŭboj en la truojn de la motorujo. Streĉiĝo kaj malstreĉiĝo, tir- kaj premmovoj alternas harmonie kaj la malmultaj paŝoj al la «flanka ofico» kaj returne al la sekvanta motorbloko estas la paŭzoj. Oni povas fajfi aŭ kanti, kion mi ankaŭ ĉiam faris. Mi ne estis la sola, kiu laboris laŭ propra muziko, sed ĉie oni belege fajfis kaj kantis, kion feliĉe nur povis aŭdi la najbaro pro la infera bruego. Kun muziko oni laboris duoble pli bone.
Ankaŭ surprizoj ekestis konstante. Foje rompiĝis ŝraŭbo kaj devis esti elborita. Alifoje glitis flanken la hermetika ringo kaj la motorujo devis esti ree deŝraŭbita. Se mi sola ne sukcesis forigi tian difekton, tiam helpis al mi la «antaŭulo», kiu samtempe funkciis kiel anstataŭanto, aŭ unu el la laboristoj de la flanka linio estis vokata al la ĉeflinio. Ekstremokaze estis haltigata la rubando dum kelkaj sekundoj, kion povis fari la antaŭuloj ĉe kelkaj punktoj. En la materialo estas tiom da eblecoj kaj malsamecoj, ke nenia laboro estas monotona. La Ford-laboristo diras: Ju pli unuforme, des pli bone. Li volas la unuformecon, ĉar tiam la ritmo de siaj movoj ne estas ĝenata.»
Certe multo en la raporto estas tro optimisma, sed oni ĉion esploru por elekti la plej bonan.
SCIENCO — TEKNIKO
Sona filmo
En Berlin okazis publika prezentado de filmo, kiu ankaŭ transdonas la bruojn kaj parolojn de la filmfotografitaj aĵoj. La rezulto estis kontentiga, kvankam la voĉoj kelkfoje fariĝis nazecaj aŭ siblaj.
La principo konsistas en samtempa filmado de bildo kaj fonografado de sonoj (strata bruo, homa parolo) kaj samtempa prezentado. Do ni posedas kombinon el du grandaj eltrovaĵoj de Edison, nome kino kaj fonografo. Ankoraŭ estas ne solvita la problemo pri absolute naturkolora kaj plastika filmo, se tio en estonto estos solvata la kino kapablos reprodukti la realan vivon, la naturon tiel kiel ĝi estas. Laboroj kaj eksperimentoj en tiu direkto nun estas farataj en multaj landoj.
*
Mikroboj en la servo de l’ homaro
Ĝenerale oni opinias, ke la mikroorganismoj estas niaj malamikoj. Sed fakte nur eta parto el ili estas malsanigiloj. La pleja parto de la mikroboj eniĝanta nian korpon estas sendanĝera. Granda parto el ili pereas.
Jam de jarmiloj oni kulturas mikroorganismojn por la bezonoj de la homo, ekzemple ĉe preparo de vino, biero. Per principe similaj fermentadoj oni lernis arte produkti glicerinon. Grandan rolon havas la mikroboj ĉe la „grundo-spirado». Ĉiujare forprenas la kontinentaj plantoj el la atmosfero 65 bilionojn da kilogramoj da karbonacido, tio estas unu tridekkvinono de la tuto surtere ekzistanta, kaj se la grundo-bakterioj ne transformus por la atmosfero ĉi gason, la vivo sur la tero finiĝus en kelkaj jardekoj. Ankaŭ por la nutrado de la plantoj, por fruktdonigo de la tero la tiel nomataj nitrogenaj bakterioj estas ne anstataŭeblaj. Kakao, teo, kafo, tabako fariĝas maturaj, teksmaterialoj uzeblaj pro la samaj kaŭzoj. La mikroboj troviĝas ĉie. Oni eĉ konstatis, ke sekvante al la homo kelkaj mikroboj enloĝiĝis ĉe ŝoseoj, kie ili formanĝas disŝprucitajn de la aŭtomobiloj benzingutojn.
La mikroorganismoj estas la komencaĵo por ĉia vivo sur la tero, ili peras inter bestaro kaj plantaro, inter viva kaj malviva naturo. Nenia homa potenco povas ilin superi, nur kosmaj kaj geologiaj katastrofoj.
H. Muravkin.
— pàgina 8 —
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu irebla vojo?
Mi pensas, ke la SAT-anoj interesiĝas pri la sekvanta raporto de J. Sharrock (elp. Ŝarok), konata angla financspertulo.
«Jam venis la tempo», li diris, «kiam la laboristoj eksciu, ke ili mem havas la povon, finigi la lukton inter kapitalo kaj laboro, ke ili mem povas fariĝi la plej granda potenco en la lando per sia propra kapitalo. Ili uzu sian povon por faciligi kaj pliigi la produktadon. Grandega estas la malŝparo de riĉaĵoj pro la nuntempa metodo. La Laboristaro devus starigi ŝpar- kaj procentelmetan asocion de la Laboristaro (Workers Savings and Investiment Association) kiu entenus ĉiujn laboristojn.
Se 10 000 000 el ili donus mezkvantan pagon po kvin anglaj ŝilingoj al la kaso, tio signifus, ke ĉiusemajne 2 500 000 anglaj funtoj estus disponeblaj por procentigi aŭ 130 000 000 a. f. en la unua jaro.
En 10 jaroj ĉi kapitalo ampleksus 1 300 000 000 a. f. kaj je la fino de 20 jaroj ĝi atingus 2 600 000 000 a. f.
Se tiu ĉi projekto estus efektivigita, la membraro de l’ Asocio havus je sia propra dispono kason por krei grandan pensionplanon kaj ankaŭ sufiĉan monon disponeblan por zorgi por vidvinoj kaj aliaj malfeliĉaj senhavuloj.
En dek jaroj la senrabata dividendo, kiu estus ricevita per la rentumigo, eĉ je la malalta takso de 4% ampleksus 52 000 000 a. f. kaj post dudek jaroj ĝi sumus eĉ 104 000 000 a. f. ĉiujare.
Laŭ ĉi ciferoj la Laboristaro povus fariĝi post unu generacio la posedanto de la ĉefaj industrioj.»
Temas ĉi tie nur pri Anglio, sed la vortoj de l’ parolinto estas aplikeblaj tutmonde.
Jack Cooper (5575).
*
Ĉu juste?
En la artikolo de K-do Demidjuk «Kion kostas la usonaj salajroj?» («S-ulo» n-ro 114) estas interalie tezo, kiu malvalorigas la altecon de usonaj salajroj, nome: malatento pri la kvanto de familianoj ĉe laboranto.
Vere, tio estas sufiĉe grava kaj signifa. Sed ni rigardu kiel aspektas ĉi afero en Sovetio. Ni prenu du familiojn, unu, konsistantan el laboranta patro kaj «senlabora» patrino kaj, nu . . . sep infanoj, kaj alian, konsistantan el laboranta edzo, laboranta edzino kaj unu «senlabora» infano. Ni supozu, ke la unua laboranto ricevas 75 rublojn kaj la du aliaj po 74 rubloj (74+74=148).
Do: 1. Laŭleĝe ĉiu, kiu ricevas 75 rublojn kaj pli, pagas specialan imposton, kiu ricevas malpli ne pagas ĝin. Sekve la unua familio pagas kaj la dua ne.
La pago por loĝejo fiksiĝas laŭ salajro. Sekve la unua familio pagas, ekzemple, 7 kaj la dua 5 por la sama ejo.
La pago por elektra lumo same dividiĝas laŭ salajro. Do, denove la unua familio devas pagi pli ol la dua.
La pago por la instruado de la infanoj same dependas de la alteco de la salajro (vere, ke ĉi pago estas ĝenerale malalta). Sekve la unua familio pagas, ekzemple, 2 (+ ½ por la dua infano la ceteraj senpage) kaj la dua familio 1½ ktp. ktp.
La enspezoj ne dependas de la nombro de familianoj. Ĉu ne terure? Komprenu, K-doj! Leĝo ĉe ni diras, ke edzo kaj edzino estas memstaraj kaj sendependaj unu de la alia . . .
Sovetiano.
ĈE LA ESTONTULARO
Malgranda, unuetaĝa domo. Ĉe la pordo estas surskribo: Infandomo n-o 3 je nomo de Lenin. Mi malfermas la pordon kaj senorda bruo ĉirkaŭkaptas min. «Ruĝarmeano! Soldato! Efektiva vivanta soldato!» krias la etularo, tenanta min ĉe vestaĵo, piedoj kaj manoj. «Soldaĉjo, venu al ni, ni montros al vi ludilojn», krias unu. «Ne al ni, ni montros la anguleton de Lenin», interrompas aliaj. Mi kontentigis ĉiujn. Mi rigardis kaj laŭdis la ludilojn, kun sincera ĝojo vidis la anguleton de Lenin, kie ĉio, komencante ĉe lia portreto ĝis la malgrandaj tabletoj kaj benkoj estis farita per la manoj de la infanoj.
Poste mi iris infanan kunvenon. Ĉi tie bruo forrestis. La infanaro serioze pridiskutis ĉiujn demandojn. «K-doj», diras la sepjara prezidanto, «ni devas aŭskulti plendon de K-do Peĉjo. K-dino Manjo ofendis lin, nominte «burĝido». La kunvenintaro indignas. «Manjo ne havas klaskonscion». «Peĉjo ne estas kulpa, ke liaj gepatroj estas burĝoj. Peĉjo mem antaŭ ĉies okuloj forjetis de sia kolo krucon kaj li plej bone el ĉiuj kantas la «Internacion» kaj «Junan Gvardion». Manjo protestas: «Sed li havas purajn manojn kaj ĉiam lavas ilin.»
I. [?]
*
SALAJROJ EN NOVZELANDO
Laŭ «The New Zealand Worker» (La Laboristo de Novzelando), jen la salajroj de 54 652 laboristoj en diversaj fabrikoj: —
| Nombro de Laboristoj | Salajroj en semajno | |
|---|---|---|
| 33,238 | ricevas pli ol | £4 5ŝ |
| 21,414 | „ malpli „ | „ 4 5 „ |
| 15,543 | „ „ „ | „ 4 |
| 10,958 | „ „ „ | „ 3 10 „ |
| 9,380 | „ „ „ | „ 3 |
| 8,242 | „ „ „ | „ 2 10 „ |
| 6,487 | „ „ „ | „ 2 |
| 4,258 | „ „ „ | „ 1 10 „ |
| 2,993 | „ „ „ | „ 1 5 „ |
| 1,378 | „ „ „ | „ 1 |
El ĉiuj, 12½ % havas nur de 15 ĝis 19 jaroj, sed la nombroj montras ke 41 % ricevas malpli ol 4 funt. 5 ŝiling. semajne. Bedaŭrinde la jurnalo ne donas la prezojn de manĝaĵoj, sed lupago proksimas 1 funt. 5 ŝiling. semajne ĝis 1 funt. 10 ŝiling.
Alia tabelo, preparita de la Novzelanda Laborista Partio pritraktas la komparan valoron de la funt. en la jaroj 1914—1924: —
| Jaro | Aĉetpovo de £ |
|---|---|
| 1914 | £ 1 |
| 1915 | ŝ 19/7 |
| 1916 | „ 18/9½ |
| 1917 | „ 17/9 |
| 1918 | „ 16/8 |
| 1919 | „ 16/3 |
| 1920 | „ 16/5½ |
| 1921 | „ 17/10½ |
| 1922 | „ 19/4 |
| 1923 | „ 19/2½ |
| 1924 | „ 19/0½ |
ARABIAJ SENTENCOJ
Se vi volas manĝi daktilojn ne malbenu la kernojn.
*
Eĉ el la okulo de morta nizo rigardas rabemo.
*
Aerpuŝo ne povas forporti marmorŝtonon.
*
Ĉiu konas la maldolĉan guston de sia buŝo.
*
La malriĉulo ĉiam estas fremdulo en sia patrio.
Sciigis (2921).
LA SPRITA ANGULO
Nur homoj scipovas ridi — ne bestoj . . .
Sur unu tomboŝtono, kiun starigis iu vidvo al sia edzino ni legis: «Larmoj miaj ne revivigos vin, pro tio mi ploras.»
*
— Hieraŭ mi estis invitita al tagmanĝo ĉe gesinjoroj Delegitoviĉ, mi diras al vi: orienta lukso! La manĝilaro el vera oro!
— Kion vi diras? Montru al mi!
*
Sinjoro Pipman al siaj infanoj:
— Se vi estos dum la tuta semajno ĝentilaj, diligentaj kaj obeemaj, ni iros dimanĉe al sukeraĵejo . . . por rigardi kiel oni manĝas glaciaĵon.
*
Ĉe konata kuracisto de virinaj malsanoj venas iu juna virino kaj plendas pro manko de idaro.
— Kaj ĉu via patrino havis infanojn? demandas la kuracisto.
— Kiel, sinjor’ doktoro?
— Nu, eble tio estas hereda.
*
Profesoro N. estas tre distrita. Jen ekzemple lia interparolo kun juna fraŭlino:
— Ĉu vi estis hieraŭ en la teatro?
— Ne, Sinjor’ profesoro, mi kuŝiĝis frue en la liton . . .
— Jes . . . Nu kaj kio? Ĉu estis multe da personoj? . . .
— pàgina 9 —
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
La SAT-aparato servu
La emo al internacia korespondado en Sovetio pli kaj pli kreskas. Por esperanto-praktiko la grundo estas plej bona. Nur necesas, ke la ekster-sovetiaj Gek-doj maksimume helpu al la afero.
El la leteroj de diversaj redakcioj, «Labesko-Kremenĉug» prezentas sube la kopion de unu, sufiĉe karakteriza skribaĵo. Ĝin sendis Redakcio de l’ĉefa ukrainia laboristina gazeto «Komunarka Ukraini» (Komunanino Ukrainia), eldonata en Ĥarkov:
Komunista Partio Ukrainia. «KOMUNARKA UKRAINI» Organo de l’Centra Fako pri laboristinoj k. vilaĝaninoj.
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
Estimata K-do Kolĉinski!
La ricevitan per vi materialon de eksterlandaj laboristinoj ni volonte enpresos en unu el la proksimaj n-oj de nia gazeto. Ĝenerale, notoj kaj korespondoj pri la vivo de laboristinoj el Okcidento ni estas enpresontaj senprokraste.
Estus bone, se la ekinterligo de via Oficejo kun nia gazeto ne rompiĝus post la alsendo de l’ unua materialo. Vi, sendube, ricevas leterojn de laboristinoj eksterlandaj, kaj, eĉ se ne ricevas, povas aranĝi tiun ricevadon. Tiuj leteroj estas por ni tre interesaj. Alsendu al ni la tradukojn de l’ plej interesaj el tiuj leteroj. Poste, en esperantaj gazetoj, necesas supozi, iam troviĝas interesplenaj artikoletoj pri la vivo de laboristinoj. Ni povus enpresi ankaŭ tion.
Se por vi tio ne estas malfacila, speciale ekinterkorespondu kun eksterlandaj K-dinoj, ili speciale skribu pri siaj vivkondiĉoj…
De nia flanko, ni penos ricevi leterojn de niaj labkorespondantinoj por iamaniere sendi ilin eksterlanden.
Ni atendas viajn pluajn komunikojn.
Kameradecan saluton, La sekretariino A. Osipovska.
El tiuj linioj, niaj legantoj kaj speciale niaj legantinoj vidos, kiom senpacience la sovetia Laboristinaro soifas pli intime konatiĝi kun la vivcirkonstancoj de siaj translimaj fratinoj.
Helpu per la SAT-aparato. Helpu ĉiuj Gek-doj. Klopodu por enpresigi la supran leteron (kun klariga artikoleto) en la revoluciaj (speciale laboristinaj) gazetoj kaj ĵurnaloj. Substreku, ke esperanto-servoj estas pretaj por interkorespondigi la diverslandajn laboristinojn.
Verku (aŭ instigu verki nacilingve viajn konatulinojn kaj poste esperantigu) artikolojn pri la laboristina vivo. Jen la temoj: en kiaj kondiĉoj laboristinoj laboras ĉe la fabrikoj laborejoj; kiel ili estas salajrataj (diferenco inter la vira kaj virina salajroj); kiom da horoj oni laboras; danĝeroj de l’ laboro kaj akcidentoj (vundiĝoj dum laboro); ĉu la entreprenejo havigas specialan vestaron, se la laboro estas malpuriga aŭ ĉifiga; ĉu la laboristinoj ricevas dum la jaro pripagatan libertempon (forpermeson), kiom longa; ĉu ekzistas asekuro de l’ laboro (kion laboristino ricevas dum malsano, lastaj monatoj de gravedeco kaj post la akuŝo, pro vundo; kiu, kiel, kiomlonge kaj kiomsume pripagas tiujn mallaborajn periodojn); skribu pri ekspluatado de l’ virina (kaj speciale knabina) laboro; skribu pri sukcesoj de l’ revoluciul-ina movado kaj pri la batalo kontraŭ la etburĝa «por-emancipa» virinmovado; pri kulturlaboro inter laboristinoj; kiel la laborist(edz)inoj partoprenas en la koopera laboro; kiel laboristaj kooperativoj plifaciligas la laboristinan vivon (fondo de manĝejoj, suĉinfanejoj, infanĝardenoj, helpo al gravedulinoj kpt.) senlaboreco inter inoj…
Direktu al ni torenton da leteroj! Skribigu viajn konatulinojn! La leteroj estu simplaj, sed faktoriĉaj!
Nia adreso estas: «Labesko-SAT» — Kremenĉug (USSR), — V. Kolĉinski.
[REKLAMO p.9] Vi ne abonas al SENNACIECA REVUO nur tial, ĉar vi ĝis nun ne vidis kaj ne legis ĝin. Mendu tuj laŭ favora abonprezo la oktobro-novembran kajeron, kiu estas diversenhava, bele ilustrita kaj sendata je favora prezo de 0,30 g. mk. malgraŭ la duobla amplekso. Vi nepre abonos la revuon kaj rekomendos al aliaj, se vi tralegos almenaŭ unu kajeron de ĝi
SAT-ANOJ NE PROKRASTU !
En Jarlibro 1927 oni projektas novan fakon: «Labesko, Ofiloj kaj Gazetperanto». La kolektado kaj redaktado de ĉi fako estas komisiataj al la Minsk’aj kaj Enschede’aj (Holando) SAT-anoj. Por plenumi ĉi laboron, ni turnas nin al la K-doj, kiuj povas peradi materialon al sialandaj, aŭ siaurbaj gazetoj, ke ili bonvolu havigi al ni sian adreson. Tre dezirinde estas, ke estu montritaj ankaŭ la titoloj de la gazetoj priservotaj. Skribu ne nur la K-doj, kiuj povas peradi al gazetoj, sed ankaŭ tiuj, kiuj povas skribi por alilandaj gazetoj.
Labeskoj, Ofiloj, Korespondfakoj
ĉe diversaj organizoj ankaŭ devas urĝe komuniki al ni la jenajn informojn: 1. Plena nomo kaj adreso. 2. Kiujn gazetojn vi priservas? (skribu la karakteron de ĉiu gazeto). 3. Ĉu via labesko, ofilo aŭ korespondfako havas distriktoficejojn, fakojn aŭ nur korespondantojn, komuniku iliajn adresojn.
Multe paroli antaŭ SAT-anoj pri la utileco de ĉi fako en la Jarlibro 1927 ne necesas. Ĉiu komprenas la gravecon de la afero. Do, ĉiu devas helpi kolekti la plenan adresaron. La materialon sendu tuj al jena adreso: Minsk, Sovetio, Poŝtkesto 33, Dim. Snejko aŭ al: K-do G. P. de Bruin, Wagelerdw. str. 28. B., Enschede, Nederlando.
Estas dezirinde ricevi de la labeskoj kaj ofiloj mallongajn raportojn pri ilia agado.
Por Minsk’a SAT-anaro: Dim. Snejko. Por Ensched’a SAT-anaro: G. P. de Bruin.
*
AL SAT-ANOJ EDUKISTOJ
Antaŭ unu jaro, mi publikigis en Sennaciulo alvokon al SAT-edukistoj, petante ilin kunlabori al Tutmonda Pedagogia Servo. Tiu servo TEPS perfekte funkciis en 1926, estas en manoj de deko da SAT-anoj kaj publikigis centon da artikoloj pri instruistaj demandoj, kiujn parte represigis kelklandaj pedagogiaj gazetoj kaj utiligis Internacio de Instrulaboristoj.
Sed por pliutili nia servo bezonas esti pli ampleksa. Ni ĉefe bezonas kunlaborantojn en la malgrandaj eŭropaj landoj kaj ekstereŭrope: en Azio kaj Ameriko. La K-doj instruistoj el Japanio, Ĉinio, Meksikio, Brazilio… ŝajne ne scias, ke artikoloj de ili estas por nia ora fandaĵo.
Aliflanke estas nekompreneble, ke SAT-edukistoj restu for de Internacio de Instrulaboristoj aŭ ne sin interesu pri ĝi. La esperantistaj instrulaboristoj estas, devas esti la kutimaj informantoj kaj ordinaraj perantoj de la landaj instrulaboristaj organizoj kun Eduk-Intern. Kvankam la peresperanta laboro ĉe Eduk-Intern. estas serioze taksata, malmultaj K-doj ĝis nun laboris por tio.
La nuna rimedo por kunlabori per esperanto al Eduk-Intern. estas kunlabori al TEPS, kies tuta materialo estas transdonata, tradukata al sekretariaro de Eduk-Intern., kiu bezonas ĉiajn informojn pri la sociala, profesia kaj pedagogia luktado de geinstruistoj.
Bazo de TEPS estas reciproka helpo: ĉiu kunlaboranto akceptas verki (traduki aŭ kompili) artikolon ĉiumonate, kaj kompense ricevas la 12—16 paĝan informilon maŝinskribitan, enhavantan la materialon de la tuta kunlaborantaro kaj presitan esperanto-resumon de grava ukraina gazeto: «Vojo de Klerigo». TEPS rilatas kun la gazet-servo de SAT kaj la diversaj prolet-servoj. Ne aperos dufoje ĉi alvoko.
SAT-instruistoj ankaŭ estas petataj sendi sian opinion pri grupiĝo en SAT, organizo de faka propagando kaj de fakaj kunsidoj en SAT-kongresoj. Sin turni al: M. Boubou, 96, rue St.-Marceau, Orléans (Loiret) Francio.
*
— pàgina 10 —
KOMPARTIAJ ORGANIZOJ POR ESPERANTO
Eltiraĵo el cirkulero n-o 8 de Tvera Gubernia Komitato de Tutsovetia Kom. Partio (bolŝ.).
(Estas dissendita kune kun la protokolo de la sekretariaro de Gub. K-to n-o 44, 29-XI-26.)
Al ĉiuj ujezdaj (?) kaj distriktaj komitatoj de Tutsov. Kom. Partio
IV. Pri la plifortigo de gvidado de esperantaj organizoj.
Notante la grandan signifon de la laboro, por la internacia interligo, gvidata flanke de la esperantistaj organizoj, la Gubernia Komitato samtempe konstatas, ke ne ĉiuj lokaj partiaj, komjunulaj kaj profesiaj organizoj ĉi tiun laboron sufiĉe atentas.
La Gubernia Komitato opinias necese proponi al ĉiuj organizoj de l’ Gubernio plifortigi sian atenton al la agado de SEU-organizoj pere de la frakcioj kaj helpi al la plej bona interligo de ilia laboro kun la laboro de la ceteraj laboristaj organizoj. Necesas tutforte helpi al la organizado de esperanto-rondetoj en laboristaj kluboj kaj unu el la taskoj de ĉi rondetoj devas esti la organizado de internacia interligo.
Precipe la Gubernia Komitato atentigas pri la ebleco de plej larĝa uzado de esperanto por la ĵurnalaro per ricevo de konstantaj eksterlandaj laboristaj korespondoj kaj artikoloj pri laboro kaj vivo de l’ okcidenta Proletaro.
Por la ĝusteco de ĉi eltiraĵo garantias la respondeca sekretario de la komfrakcio en Tvera Gub-K-to de SEU: V. Varankin.
*
TIO ĈI ESTIS ĈIAM LA VIDPUNKTO DE SAT
K-do N. Rabiĉev, membro de la prezidantaro kaj kulturfakestro de la Tutukrainia Centra Intersindikata Konsilantaro, en sia raporto pri la taskoj de la kulturlaboro dum konferenco de la kulturfakoj sindikataj diris la jenon: «La ĉefafero en la gvidado de la esperanta movado, ekzemple, ne estas en tio, ke ĝi pedagogie gvidu la lernadon de la lingvo (memkompreneble, ĉi tio estas tre grava), sed en tio, ke la esperantista rondeto estu laborista, proleta, vere revolucia membro de la internacia, laborista (sed ne burĝa) esperanto movado.» A. T.
*
KRONIKO
Aŭstrio.
Vieno. — Viglan intereson por esp-o montras dum la nuna sezono la ĉi tieaj tramvojistoj. Fine de nov. komencis kelkaj kursoj en la kondukistaj lernejoj kun ĉiu po 20—30 lern. Multaj studas mem k. intencas viziti poste progresigan kurson. Bedaŭrinde multaj aliaj, kiuj dezirus lerni la lingvon, ne havas la tempon viziti vespere kursojn. Por tiuj ni intencas aranĝi perleteran kurson, unue por komencantoj k. poste por progresintoj. Ni petas la SAT-anojn tutmondajn, kiuj posedas sperton en tiu laboro, helpi al ni per alsendo de modelaj lecionoj, por ke ni povu elekti vere bonan metodon. Nia laborkampo estas granda, pli ol 15 000 tramistoj, do la afero estas sufiĉe grava. Sendu multnombre, ni nepre respondos al ĉiuj. Karlo Wiedermann (6723) k. Franc Ocelka (1651) Wien.
Britio.
London. — La lab. esp-o klubo sendis du delegitojn al la jarkonferenco de la Intern. Ruĝa Helpo (ICWPA) en Londono. — K-do Potter parolis al la delegitaro pri la utileco de esp-o. — La K-doj estas petataj sendi salutleterojn, (ilustritajn poŝtk.) al la esp-a kurso ĉe la Labor-Kolegio. Dew Dropden. 71 Valance Rd., Londono E. I. — Esp-o kontentige disvastiĝis dum ĉi jaro inter la Laboristaro ĉi tiea. (3398.)
Ĉekoslovakio.
Gablonz a. N. — Komenciĝis en la urba lernejo ĉi tiea k. en la apuda loko Grünvald po unu kurso kun kune 40 gelern. Ambaŭ kursoj bone progresas.
La 5. dec. okazis kunveno de la grupanoj el Gablonz, Kamnitztal k. Tannwald. Oni pritraktis la evoluigon de la movado k. akcentis la gravecon de la laborista korespondado. Post la konferenco estis revolucia vespero. Partoprenis 45 Gek-doj. La sekvonta kunveno okazos la 9. jan. 27.
Sovetio.
Ĥarkov. — La «labkora» gazeto Rabkor «Proletarija» aperis kun internacia fako, kompilita el esp-a materialo.—La loka radiostacio ĉiusemajne brodkastas esp-o-lecionojn. La radio-instruado jam donas fruktojn: elĉerpiĝis la lernolibro de J. Voleviĉ kaj Ŝtat-Eldonejo Ukrainia projektas novan eldonon (3-an).
Kremenĉug. — La nuna esp-a instru-sezono estas la plej sukcesa el ĉiuj, kiuj okazis en la urbo: rondetoj (ĉiuj — pripagitaj de l’ organizoj) funkcias ĉe presistoj, oficistoj, 3-a tabak-fabriko, 1-a tabak-fabriko, komunumlaboristoj, du rondetoj en fervojista klubo «Kotlov» (en la antaŭurbo Krjukov), en Distrikta Parti-Lernejo, en Vespera Laborista Lernejo, en Pedagogia Teknikumo, en fervojista klubo «Lenin», en metiista klubo «Proletarij» (entute — pli ol ducent gelernantoj). — Raportoj de K-doj Izgur k. Goldfeder pri la mondlingvo proletara okazis en Pedagogia Teknikumo, Partia Lernejo, Kooperacia klubangulo. — Ĉe la Kultur-fako de Kremenĉuga Distrikta Intersindikata konsilantaro ekfunkciis Esperanto-Konsultejo. Kiel taskon ĝi havas la informadon kaj konsildonadon pri internacia lab. korespondado kaj mondlingvo. — Adreso de l’ konsultejo: Kremenĉug, Dom Soĵuzov, Esperanto-Konsultacii.
Krivoj-Rog. — Dum distrikta «lab.-kor.»-konferenco estis decidita starigo de internacia fako ĉe la redaktejo de «Ruĝa ministo» por kunligigo kun la tutmonda ministaro. La gazeto estas pure minista kaj havas 30 000 legantojn. La K-doj ministoj estas petataj alsendi leterojn pri minista vivo, katastrofoj ktp. al «Ruĝa ministo» Ul. K. Marksa n-o 27, Krivoj-Rog, Ukrainio. Ekzistas esp-o-kursoj ĉe partilernejo, poŝtejo k. ĉe kom. mastrumado, gvidas ilin K-do Rejtman. Granda intereso por esp-o ankaŭ estas inter la instruistoj.
Novorossijk. — Post somera interrompo ree komenciĝis vigla vivo. Ekzistas kursoj ĉe la distrikta partilernejo, kom. junularo k. junpioniroj. Ĉiudimanĉe post la 1-a okazas grupaj kunvenoj en klubo «Stroitel» (Konstruanto).
Tver. — Dum novembro organiziĝis fabrikregiona komitato de SEU ĉe la ŝtata teksa fabrikejo «Proletarskaja Manufaktura» k. la fabrikregiona komitato de VLKSM intencas aranĝi Internacian Interligon. Komencis esp-o kurso en la kemia laborejo de la fabriko, kiun vizitas 23 lern. Gvidas K-do Kondratckij. — La Fabrikregionkom. de SEU kaj I. l. ĉe Regionkom. de VLKSM. deziras korespondi kun ĉiuj landoj. Adreso: «Internacia Interligo», kemia laboratorio de «Proletarskaja Manufaktura», Tver, Sovetio. (6956.)
*
NIA POŜTO
4051 (Kaŭnas). — Jam delonge estas via informo publikigita kun multe pli da detaloj en la ĉiutagaj ĵurnaloj de la tuta mondo. Estus tute ridinde, se nia semajna gazeto provus konkuri kun la ĉiutagaj gazetoj, kiuj ricevas telegrafe tiajn informojn pri politikaj okazintaĵoj. — Informu pri la vivo, pri la moroj ktp. de la laboristoj en via regiono.
5250. — Agitece politikaj artikoloj ne taŭgas por nia superpartia organo. Vi forgesis, ke en SAT estas anoj de la II-a Internacio, kiuj rajtas postuli, ke oni ne insultu iliajn gvidantojn. Cetere insulto pruvas nenion. Mi ne konsentas perfidi la decidojn de la SAT-kongresoj, kiuj malpermesas intertendencajn polemikojn. Pro tio nur parteto el via artikolo povis esti utiligata. Jam multfoje ni diris, ke presindaj en «S-ulo» estas tiuj artikoloj, kiuj priskribas la viv- kaj laborkondiĉojn de la salajruloj. — Rilate vian proponon kunlabori en la preparado de l’ jarlibro, ni transdonos ĝin al la Sekr. de SAT. Red.
5634. — Ni ja ricevis viajn skribaĵojn; ilin ni ne povis utiligi pro ilia troa amplekso k. ankaŭ pro tio, ke vi skribis viajn manuskriptojn sur ambaŭ flankoj de l’ folioj. Niaj postuloj estas: koncizeco, precizeco k. legebleco.
Al kelkiuj. — Malgraŭ antaŭaj avertoj oni daŭrigas sendi leterojn ne sufiĉe afrankitajn por kiuj ni devas pagi punafrankon. La SAT-kaso ne estas sufiĉe riĉa por tio. Estonte ni simple rifuzos la leterojn ne sufiĉe afrankitajn. Red.
Al multaj: Librojn el aliaj eldonejoj, ni povas liveri nur kontraŭ antaŭa pago. Adm.
Ĉu vi jam renovigis vian membrecon? Se ne, senprokraste faru tion!
— pàgina 11 —
Ĉe la Neŭtraluloj.
KONFERENCO DE TUTPACIFIKAJ SCIENCISTOJ
De la 30-a de oktobro ĝis la 10-a de novembro okazis en Tokio la tria konferenco de la tutpacifikaj sciencistoj, al kiu partoprenis kelkaj centoj da sciencistoj el Usono, Aŭstralio, Japanio, Ĉinio, Kanado, Nov-Zelando, Siberio k. c.
La estraro de ĉi konferenco jam antaŭe decidis, ke ĉiu parolu nur en angla lingvo. Pro ĉi decido multaj sciencistoj indignis aŭ eĉ entute forrestis de la konferenco. 18 mondfamaj japaniaj sciencistoj verkis deklaracion, en kiu ili protestis kontraŭ ĉi decido kaj postulis la uzon de esperanto por la konferencoj.
[BILDO p.11 | 7,29,34,35] Ornama kapvinjeto de la rubriko: malfermita libro, plumo kaj inkujo inter du kolonetoj.
RECENZEJO
Enciklika Letero de Lia Papa Moŝto Pio XI-a pri la Universala Reĝeco de Jesu-Kristo, el latina lingvo tradukis Pastro Jos. Schmidt. Eldono de Espero Katolika. Formato 10×15½ cm., 28 pĝ. Prezo 1 fr. 50.
La malhumila aŭtoro estas videble ano de universala monarĥismo. Kiel internacian monarĥon li proponas Jesu-Kriston. Ĉu la lasta jam oficiale konsentis? …
Mi rekomendas la broŝureton al K-doj, havantaj ankoraŭ kelkajn iluziojn pri religio. Kiel kuloj en tabakfumo, malaperos tiuj iluzioj post la legado de tiu ĉi verketo. Johano Tuzik.
Parvuli, de Albert Bessières, S. J., elfrancigis Ramo. Eldono de Espero Katolika. Formato 10×15½ cm., 32 pĝ. Prezo 1 fr. 50.
Tre pia libro pri kiu decas nur fari la samajn rimarkojn kiel pri la ĉi supra. Johano Tuzik.
Dekoka Universala Kongreso de Esperanto. Eldonita de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto Movado. Formato: 25×16 cm. 88 pĝ.
La unua parto entenas la oficialan protokolon, financan raporton kaj statistikon de la Kongreso Edinburg-a. En la dua parto troviĝas la raportoj de la oficialaj institucioj de U. E. A., stato de la financoj, membroj, movado, kpt. En la anekso troviĝas 1) la raporto de la Esp-a Biblia Komitato, 2) raporto de la Organiza Komitato por la Zamenhofa Monumento.
Trade Unionism: Past & Future. De Mark Starr. Eld., The Plebs, 162a, Buckingham Palace Rd., London, S.W. 1. 25×16 cm., 40 pĝ. Prezo 6 pencoj.
Anglalingvaj SAT-anoj certe profitus je legado de ĉi broŝuro, kiu pritraktas sindikatismon laboristan en Britio de la 18-a jarcento ĝis hodiaŭ. La libro entenas tabelon rilate la diversajn tipojn de laboristoj de soci-ekonomia vidpunkto, ankaŭ bone-aranĝitan tabelon de datoj gravaj por la laboristoj.
GRAVEGE — PROVIZORE!
Kun ĉagreno ni estas devigataj sciigi la abonantaron pri jena decido: Dum kelka tempo — unu- du monatojn — ni aperigos SENNACIULO-n nur ĉiudusemajne.
Ni jam klarigis en la n-o 114 pri la kaŭzo, kiu igas nun malbonstata la financan situacion de SAT. Denove ni klarigu, ke, pro la revaloriĝo de l’ fr. franko, ni devas pagi preskaŭ duoble pli kare por la mendoj, kiujn ni faris, kiam la dolaro valoris pli ol 40 frankojn. Oni memoru, ke dum tiu tempo ni ordonis la presadon de: 1. «Etiko», 2. «Ŝtato kaj Revolucio», 3. «Karl Marx, lia Verko kaj lia Vivo», 4. «Je la nomo de l’ vivo», 5. la protokolon de l’ Kongreso. Unuvorte neniam antaŭe nia eldonfako havis tiel grandan aktivecon.
Neniu antaŭvidis tiel RAPIDAN revaloriĝon de l’ franko; sekve neniu povas riproĉi, ke ni agis tro riske.
Sed eble oni povus grave riproĉi nin pri nia tro granda fido en la varbemo de la SAT-anoj. Ni ja supozis, ke en sesmonata limtempo ni povos havi 1000 novajn abonantojn. Tiu nombro estas ja necesa por ke ni povu sendeficite liveri la gazeton por la nuna tre malalta prezo (kompare kun la aliaj esp. gazetoj). Nu, ĝis nun ni varbis apenaŭ 500 novajn abonojn. Ni do bezonos tutan jaron atingi, ke la nombro de abonoj ekvilibru la buĝeton de SENNACIULO.
Ni ja ne dubas, ke finfine ni akiros la sufiĉan nombron. Niaj alvokoj certe ne restos senefikaj. Dormemuloj vekiĝos. Indiferentuloj fervoriĝos; ĉiu helpos kaj baldaŭ ni povos ĝoje sciigi niajn legantojn, ke pagitaj estas niaj ŝuldoj; ke la krizo estas venkata; ke ni daŭrigas per pli rapida paŝado nian antaŭeniradon.
Ni parolis tute sincere kaj malkaŝe por ke ĉiu SAT-ano konsciu pri sia devo. Sed neniu timu pri la solideco kaj firmstareco de nia entrepreno. Se tiaj timemuloj troviĝas en nia rondo, ili baldaŭ hontos pri sia timo. Ni ja nun planas pri nova entrepreno, kiu montros okulfrape la vivantecon, la viglecon de SAT. Baldaŭ la baro kiu troviĝas nun sur nia vojo estos forrenversita. Baldaŭ ni publikigos pli ĝojigan komunikon.
Provizore ni malrapidigas niajn paŝojn; ni reakiras la spiron por povi denove baldaŭ iradi normale antaŭen. Helpu!…
EKZEKUTIVO DE SAT.
★
LINGVAJ DEMANDOJ
En la vortaro de Kabe oni povas legi: REFERATO, skriba prilaboro de problemo; sed en tiu de Boirac estas donita jena klarigo pri tiu sama vorto: regreso al juĝisto, kiu juĝas provizore en urĝaj okazoj. Kaj la germanlingvaj K-doj kutimas skribi: K-do X «referatis» antaŭ la ĉeestantaro pri la temo ktp. Kiu senco estas ĝusta?
….Ne nur Kabe kaj Boirac, sed ankaŭ ĉiuj vortaristoj kaj ĉiuj uzantoj malkonsentas pri la signifo de la radiko REFERATO.
Por iuj ĝi samsignifas kiel RAPORTO; por aliaj ĝi signifas nur skriban aŭ nur buŝan raporton; por aliaj disertacieton, mallongan studeton; por aliaj mallongan recenzon pri libro; por aliaj alvokon al juĝisto por ricevi senprokrastan provizoran decidon.
El tia malakordo vi jam povas konkludi, ke REFERATO estas malrekomendinda vorto. Efektive ĝi estas unu el tiuj evitindaj pseŭdointernaciaj radikoj, kiuj estas internaciaj nur laŭ la formo, tute ne laŭ la senco. Uzi konstante la neologismojn REFERI kaj REFERATO anstataŭ la fundamentaj vortoj RAPORTI kaj RAPORTO, same kiel uzi la germanan vorton PLAKATO anstataŭ la fundamenta vorto AFIŜO, estas senutile kaj sencele. Pri la faka, eble taŭga, uzado de REFERATO en la jurista signifo povas decidi nur la juristoj mem. Fakulo.
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Le Droit du Peuple, Laŭsanne, 3-VIII-26: «Rikolto de sinmortigoj en Horthy-ujo» (90), «El germana distrikto» (97). — Le Travail, Genève, 3-VIII-26: «Sinmortigoj en Horthy-ujo» (90), «El germana distrikto» (97). — La Flamme, St. Etienne, 20-XI-26: «Hispana reakcio kaj instruado» (106). — Sindiqué du Centre, Bourges, nov.-26: «Fizkulturo en USSR» (107). — L’ Ouvrier du Bois et Bâtiment, Laŭsanne, 30-VI-26: «La vivkondiĉoj en Italio» (89). — Le Libéré, Nice, 30-XI-26: «Klerikala agado en Hispanio» (91). — Sächsische Arbeiter-zeitung, Leipzig, 11-XII-26: «Festotago okaze de l’ rikolto en vilaĝo Makuŝino» (116). —
Represis el «Sennacieca Revuo».
Orlovskaja Pravda, Orel, 8-XII-26: «Labormarkoj» (sept.-26).
Enhavas notojn pri SAT.
Sasnanie, Detroit, 19-XI-26.
Enhavas tradukaĵon el esperantistaj leteroj.
Le Droit du Peuple, Lausanne, 3-VIII-26. — Le Travail, Genève, 3-VIII-26. — Neue Zeitung, München, 13-XII-26. — Sasnanie, Detroit, 19-XI-26. — Raboĉij Putj, Smolensk, de 9-XII ĝis 16-XII dudekok tradukaĵojn. — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, dum sama tempo 26 tradukaĵojn. Tovariŝĉ, Vjazma, 8-XII-26. — Junij Tovariŝĉ, Smolensk, 5-XII-26. — Junij Pioner, Smolensk, de 9-XII ĝis 16-XII ses tradukaĵojn.
Enhavas priesperantajn artikolojn.
L’Unité, Châtellerault, 15-X-26. — Raboĉij Putj, Smolensk, inter 9-XII kaj 16-XII-26 du artikolojn. — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, dum sama tempo tri. — Junij Pioner, Smolensk, dum sama tempo kvar artikolojn. — Krasnij Voin, Moskvo, 1-XII-26. — Krasnaja Zvezda, Moskvo, 28-XI-26. — Krasnoarmejskaja Zvezda, Novo Sibirsk, 11 kaj 12-XI-26. —
— pàgina 12 —
KORESPONDADO
Aŭstrio.
— Gek-doj el progresinta kurso dez. koresp. kolektive pri ĉ. temoj, L, PI, bfl. k. ĉ. l., krom Germanio. Adr.: Josef Leser, Geiselbergstr. 48/451/2-a, Wien, XI.
K-do Alois Graller, Gradenberg, 69, Poŝto Köflach (Stirio), serĉas gajajn k. seriozajn gekoresp-antojn en ĉ. l. PK. PI. Skribu multnombre!
Germanio.
Esp.-grupanoj de Nekarsulm (N. S. U.) dez. koresp. k. ĉ. l., certe resp. Adr.: Friedrich Rau, Löwengasse, 3, Nekarsulm (Wttbg.).
K-do W. Möbius, Beckerstr. 1, Halle a. S., dez. koresp. pri ĉ. temoj.
K-do Walter Braun, Windorfer Str. 118, Leipzig, W. 32, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
K-do Ewald Braun, Eythraer Str. 15, Leipzig W. 32, dez. koresp. kun ŝak-ludantoj, k. ĉ. l.
K-do Kurt Gröbner, Magdalenenstr. 8, Leipzig N. 21, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI, certe resp.
Adresŝanĝo: K-do H. Stöcker, Wehrhan, 32, I. Düsseldorf (stratŝanĝo).
— Grupo da lernantoj el senkonfesa lernejo dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. Adr.: K-dino Käte Kreuzer, Ober Str. 34, Solingen-Höhscheid.
K-do Erich Dankert, Gerlachstr. 97, d, Königsberg i. Pr. dez. koresp. pri turismo k. a. temoj, L, PI, k. ĉ. l. Certe resp.
— Komunista junulargrupo aranĝas plakatekspozicion en januaro k. petas sendi plakatojn, murgazetojn, gazetojn k. broŝurojn el ĉ. l. Laŭ deziro ni sendas germ. plakatojn ktp. Adr.: K-do Martin Schröder, Moltkestr. 41, Dresden, N. 22.
K-do Karl Gründemann, Bachstr. 56, Stuttgart-Untertürkheim, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, bfl. k. ĉ. l., interŝanĝas ankaŭ gazetojn. Nepre resp.
K-do Fritz Lehmann, Hauptstr. 244, Mügeln, Bez. Leipzig, dez. koresp. precipe kun ekstereŭropanoj L, PK, PI.
K-do R. Schieferdecker, Schulgasse, 143, Mügeln, Bez. Leipzig, dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l.
K-do Otto Heinrich, Gartenstr. 256, I, Mügeln, Bez. Leipzig, dez. koresp. precipe kun seruristoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
Litovio.
K-do S. Galbuogis, stakiai, ŝimkaiĉiai, Raseiniai, dez. koresp. k. ĉ. l. pri drinkeco, alkoholismo k. pri a. temoj. L, PK, PI. Precize resp.
Nederlando.
K-do H. A. Hoogervorst (5612) Aalsmeer ne povas respondi al siaj gekoresp-antojn pro malsano.
Sovet-Unio.
— Pionir-taĉmento en la nomo de Kalinin, dez. koresp. kun infan-organizaĵoj ĉiul. Adr.: K-do R. Tkaĉenko, Ĉeĥovski, 9, 1, Kiev.
K-do B. Zaika, Ĉeĥovski, 9, 1, Kiev, dez. koresp. kun ĥina komjunuloj, L, PI.
— Pionir-taĉmento en la nomo de Tomski, dez. koresp. kun infan-organizaĵoj ĉiul. Adr.: Pioner-otrjad pri tipografii Juz’a, Zolotovorotska, 11, Kiev.
K-do M. A. Mednik, Lvovska, 1/12, Kiev, dez. koresp. pri div. temoj L, PI, k. ĉ. l.
K-do P. Zeddeler, Tiĥvinskaja ul. 37, kv. 2, Moskvo, 55, dez. koresp. kun radio-amatoroj el ĉ. l.
— Studentoj — junulkomunistoj de Teĥnikumo de Ligilo, Goroĥovskaja-str. 16, Moskvo dez. koresp. diversteme k. Gek-doj el tuta mondo.
K-do Aleksio Leŝukov, Gubernia Centra Biblioteko, Murmansk, k. ĉ. l.
K-do Petro Onno, Raboĉij Klub «Mestranec», Murmansk, k. ĉ. l.
K-do K. Afanasjev, ul. Lenina, 101, Vjazjma (Smolensk. gub.) dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l.
Adresŝanĝo: K-do E. Rödel, N-Leningradskaja, 5, Smolensk, (antaŭe en Leipzig).
K-do N. A. Muĥa, Bolŝaja, 61, Minusinsk (Siberio) dez. koresp. pri ĉ. temoj, precipe kun Hispanio, Portugalio, Nederlando k. Francio.
— Esp. gelernantoj dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab. vivo k. a. temoj. Adr.: Rab. Klub, Rondeto «Esperanto», Tejkovo, (Iv.-Voznesensk gub.).
K-doj Zemcov, 1, Puŝkarnaja, 14, k. Petrunin, Placo de K. Marks, 1, Orel, dez. koresp. k. ĉ. l., L, PK, PI. Resp. garantiata.
K-do N. Orlov, Ukom VKP (b), Makarjev (Iv.-Voznesensk. gub.) dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, bfl. k. ĉ. l., ĉiam resp.
— Esper-rondeto ĉe Proftekŝkolo, Makarjev (Iv.-Voznesensk. gub.) dez. koresp. pri ĉ. temoj kun lernantoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
K-do Fade en Ĉita petas pardonon de siaj koresp-antoj pro daŭra nerespondo. Tro da okupo kaŭzis tion. Laŭeble li penos kontentigi ĉiujn.
K-do S. Goldfeder «Esperanto» Kremenĉug, petas ĉiujn siajn konatulojn, VI-a kongresintojn inter-koresp. pri ĉ. temoj.
— Rondeto de geesp-istoj ĉe Fabrik-komitato serĉas seriozajn gekoresp-antojn por koresp. kolektive k. organizoj: junularaj, komsomolanaj, sportulaj, partiaj, klubaj, sindikataj k. a. k. ĉ. l. Akceptas ankaŭ individuan koresp-adon. Resp. garantiata. Adr.: Rondeto de Esperantistoj ĉe Fabrik-komitato, Petrovsk-Zabajkalskij (Siberio).
Usono.
Adresŝanĝo: K-do Karl Fröding, 1448, Eighth Ave., Rockford, (Illinois), petas korespantojn pri naturkuracado, etnografio, lingvoscienco, ankaŭ el ne-eŭropaj landoj.
SIBERIANOJ, ATENTU !
Kiu scias kie troviĝas s-ro Max Langberg (militkaptito), nask. 1887 en Ĉernauti (Rumanio), militkaptita la 22-III-1915 ĉe Przemysl (Polio). Unue li estis en Beresovsk, gub. Perm (Ural), poste en Kamen, Saratovskaja, gub. Tomsk (Altai), de kie venis lia lasta sciigo en 1920. — Sciigojn bv. adresi al K-do Sperling, Wien III, Marxerg. 52/7, Aŭstrio.
*
SUPRANACIA KOMUNUMO
(3, place de Panthéon, Paris V-e)
En kelkaj esperantlingvaj dokumentoj de l’ «SK» oni trovas tiujn terminojn: Supernacia aŭ supernacieca Respubliko, kiujn anstataŭos de nun supranacia komunumo.
La definitive elektita termino eble ne havas unuavide la klarecon de la du unue elektitaj, tamen en ili troviĝas kaŭzoj de malbona kompreno, tial ni decidis alpreni la radikojn: Supranaci, neologismo, kiu signifas: super la nacia karaktero. Komunumo, kiu signifas: io komuna al ĉiuj kaj kiu ne havas la politikan sencon de la vorto respubliko. Tiel ni esperas, ke tiu zorge pripensita elekto malpermesos ĉian miskomprenon.
[REKLAMO p.12] Jus aperis! Jus aperis! La amiko de ĉiuj laboristoj PETRO. 2-a reviziita eldono. Kursa lernolibro por laboristoj laŭ parola metodo. 64 paĝoj kun ilustraĵoj. Por ĉiu simpla laboristo estas facilkompreneble priskribita per 30 mallongaj ĉapitroj la vivo de laboristo, komencante de lia infaneco kaj kondukante trans ĉiujn malfacilaĵojn de laborplenaj vivjaroj ĝis lia morto. Prezo: 0,70 mk. g. * Tre rekomendinde estas, uzi en kursoj la Laborkajeron al PETRO. Speciale kaj unike aranĝita kun vorttabeloj, ĝi eĉ ebligas kun vortareto lerni esperanton sen instruanto. Prezo: 0,30 mk. g. Ĉe aĉeto de pli ol 10 ekz. ni donas 30% rabaton! Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Poŝtĉeka konto 6835.
[REKLAMO p.12] Se vi deziras profundiĝi en la materion de «Sennaciismo», vi nepre aĉetu kaj legu la 2-an eldonon de A. B. C. de Sennaciismo. Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 121-122, 22 de gener de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 121—122 · APERAS SEMAJNE · 22. Januaro 1927
[BILDO p.1 | 33,4,54,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE» de la kaplinio.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY, 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
EL TANNU-TUVA LANDO
Ĝi estas nova respubliko kreita post rusa revolucio ĝuste en mezo de Azio, en regiono de elfluejo de grandega azia rivero Enisejo. La lando kuŝas inter montoĉenoj Sajanoj kaj Tannu-ola en nordokcidenta Mongolio, areas ĉirkaŭ 200 000 kv. kilometrojn kaj ĝis la mondmilito estis tre malmulte konata. Orienta parto de la lando estas kovrita de praarbaro, loĝata de multaj felbestoj. La okcidenta duono de la lando prezentas el si montecajn stepojn, en kiuj migras kun sia brutaro landidoj lingve parencaj al altajanoj kaj antaŭ revolucio nomitaj urjanhoj (mongole ĉi nomo signifas—ĉifonuloj). Post Revolucio ili ricevis novan nomon Tannu-tuva, ĉar la malnova estis ofendiga. Ondoj de rusa revolucio same rulis tra ĉi lando kiel tra najbaraj Sibirio kaj Mongolio. Tie ĉi okazis kruelaj bataloj inter blankaj kaj ruĝaj. Loka loĝantaro (rusoj kaj poste urjanhoj) partoprenis ilin. La ruĝaj venkis kaj jen aperas nova sendependa respubliko mirakle kiel Venuso el ŝaŭmo de revolucia maro. En la lando, kiu antaŭ Revolucio estis preskaŭ tute dezerta, aperis nova urbo — ĉefurbo de l’ respubliko Krasnyj rapide grandiĝanta. La urbo lokiĝas ĉe forkiĝo de Enisejo kaj nun havas telegrafon, telefonon, poŝton, nacian bankon kaj du gazetojn. Funkcias jam unu vaporŝipo sur Enisejo, kiu tie ĉi estas ŝipirebla en distanco de ĉirkaŭ 200 kilometroj. Migrantaj brutistoj ekhavis tendencon al terkulturo. Ĝis Revolucio ili lernis nur en monaĥejoj, nun la ŝtato estas tute sendependa de religio. Funkcias jam unuaj senreligiaj lernejoj, kiuj nun havas ĉirkaŭ 300 lernantojn. La respubliko havas komunistan partion, union de komjunularo kaj organizon de komunistaj infanoj «pioniroj».
Bone plenumita statistiko montras, ke la respubliko havas nun 75 000 loĝantojn, el kiuj 60 000 tannutuvaanoj, 14 000 rusoj kaj ĉirkaŭ 1000 mongoloj kaj ĉinoj. Administre la lando estas dividita en ses distriktojn (ĥoŝunoj). Funkcias ministrioj¹) de financoj, de juĝo kaj de internaj aferoj. Nun estas aranĝata ministrio de popola mastrumo. La elspezoj de respublika buĝeto tute senmanke respondas al ĝiaj enspezoj. Ĝis revolucio landidoj estis tre influitaj de mongola kulturo (lamaismo) kaj uzis mongolan alfabeton (silabaro). Nun ili kreas propran alfabeton kun helpo de rusaj sciencistoj. Sed ili bedaŭrinde estas tro sciencemaj kaj tial proponis ne nian internacian, sed akademian alfabeton, kiu estas fondita sur bazo de rusa alfabeto la plej riĉa inter ĉiuj eŭropaj alfabetoj (la rusa havas 34 literojn, la latina nur 25 kaj la akademia — ĉirkaŭ 100 literojn, kiuj estas ordinaraj rusaj literoj kun milmiloj da diversaj super- kaj subsignoj por esprimi ĉiujn naciajn nuancojn de homa parolo²). La respubliko sendis en Novosibirskon (ĉefurbo de Sibirio) siajn instruistojn por esplori manierojn de popolklerigo inter parencaj al ili altajanoj.
Maksim Krjukov.
¹) Ministrio, ne ministerio. La sufikso -io ĝenerale montras ne sole landon, sed sciencon kaj okupon: telefonio, astronomio, konfesio, filio, poŝtio ktp. M. Krjukov.
²) Estas respondo al la artikoleto «kial», presita en n-o 112 de «Sennaciulo» (same vidu la artik. pri prof. Kammerer). Maksim Krjukov.
EL MEZ-AZIO
Kongreso de vilaĝaj sovetoj en Taĝikistano
Taĝikia Respubliko, formita dum nacia dislimigo en Mez-Azio (1925 j.), travivis unuan kaj malfacilan periodon de sia konstruiĝo. Ĝis 1925 j. en la lando regis basmaĉismo (?), kreita de riĉuloj, emiraj (?) oficistoj kaj pastraro, kiuj ne deziris perdi siajn privilegiojn. Ili eluzis la malklerecon kaj religian fanatikecon de la loĝantaro kontraŭ la nova ordo.
Tial dum la pasinta periodo la unua tasko de la Revolucia Komitato estis krei kondiĉojn por paca laboro, pruvi praktike al la kamparanaro, ke la nova ordo estas pli bona ol la malnova. Kaj tion oni sukcesis atingi, donante al la prirabita kaj malsatanta loĝantaro grandan helpon per agrikultura kredito (1 miliono da rubloj), kampkulturaj iloj, malkaraj varoj, akvumado, pruntedono de sema grajno (5360 tun.). Rezultoj rapide montriĝis. Nun Taĝikistano havas pligrandiĝon de akvumata tero, plivastiĝon de semajoj (inter ili 10 870 hektaroj da kotono), grandegan kreskon en komerco kaj rekonstruiĝon de bazaroj, enloĝantiĝon kaj konstruadon en vilaĝoj. Ĉefurbo de la respubliko — Djuŝambe, kreskas kaj disvolviĝas ĉiutage. Baldaŭ fervoja branĉo, — Termez—Djuŝambe — kunligos ĉi-montarplenan landon kun la ekstera mondo. El Afganio revenas amase elmigrintoj, kiuj tien rifuĝis dum maltrankvila tempo.
Samtempe la ruĝarmeo disbatis basmaĉismon. Restis nur kompatindaj bandoj, kiuj perdis politikan koloron kaj nur rabadas kamparanojn.
Nun, kiam la loĝantaro konscias, ke la soveta potenco estas ilia propra laborulkamparana potenco, la Revolucia Komitato ricevis eblon efektivigi duan taskon: starigi firman politikan kunligon kun la kamparanaj amasoj sur fundamento de vasta libera elekto de organoj por mem-
— pàgina 2 —
2 · SENNACIULO
regado. Tiucele en la komenco de decembro okazis Tuttaĝikia kongreso de vilaĝaj sovetoj, kiu elektis Plenumkomitaton kaj aliajn organojn de Centra Registaro kaj komencis novan paĝon en la historio de libera Taĝikio — periodon de mastruma kaj kultura disvolviĝo.
*
Konstruado de fervojo
Konsilantaro de Laboro kaj Defendo konfirmis konstruon de fervojo en Semireĉje, kiu kunligos Mez-aziajn respublikojn kun Sibirio tra Piŝpek — Alma-Ata (eksa Vernyj) — Semipalatinsk. La fervojo havos grandegan signifon en la vivo kaj disvolvo de mastrumado Mez-Azia. Ĝia konstruado jam komenciĝis. La tuta fervojo kostos ĉirkaŭ 100 milionojn da rubloj kaj estos 1500 klm. longa.
*
La lernado en Persio
Laŭ statistiko de Ministrio por Popola Klerigo en Persio, lernas 108 909 homoj, el kiuj 89 276 estas viroj kaj 19 633 virinoj. Instruas 6 086 homoj (viroj kaj virinoj). Kvanto da lernejoj en Persio estas jena: superaj — 2, mezaj sesklasaj — 12 (inter ili 4 fremdlandulaj), mezaj triklasaj — 74 (10 fremdlandulaj), malsuperaj — 648 (32 fremdlandulaj), lokaj — 1301, lernejoj de malnova tipo — 282, sume — 2 319 lernejoj.
Laŭ «Vero de Oriento», trad. S. B. Asabad-Poltorack.
Jubileo-Ĉeno¹)
Konsiderante, ke propagando de esperanto en proletaj medioj povas bone prosperi nur se forta estas la aparato de la praktika lingvoaplikado, kia estas SAT, — Centra Komitato de Sovetlanda Esperantista Unio donacas por la Jubileo-Ĉeno de SAT dudek kvin rublojn kaj invitas ĉiujn landajn laborist-esperantistajn organizojn sekvi la ekzemplon por plifortigi SAT.
Häckel (Leipzig) 3 mk., alvokas fervojistan klubon en Moskvo. — Strasser (Wien) 2 ŝil. aŭstr., alvokas: Gek-dojn Aicher, Bergmayer, Effler, Feith, Hintenberger, Franz k. Ludviko Jonas, Knourek, Kostka, Pichler, Rasztoczkij, Sonnenfeld, Stötzer, Ultmann, Wegner, Winkler, Zitta, Benedikt, Broz, Černy, Eder, Icha, Kacimbersky, Kotzinger, Jeannette Parnes, Polzer, Poppe, Šlais, Šubik, Weininger, A. Müller (Wien) kaj Schmidt (W.-Neustadt). — Incertov (Moskvo) 1,25 rubl., alvokas Temerin k. Javoronkov (Moskvo), Kurt F. Neumann (Hamburg). — K-dino Portnaite (Panevezys) 5 lid., alvokas Vorobjov (Panevezys) k. ĉiujn Litoviajn K-dojn. — K-dino Traubaite (Panevezys) 5 lid., alvokas ĉiujn vegetaranojn. — Springael (Bruxelles) 10 fr. belg., alvokas Szerman kaj Glineur (Bruxelles). — M. Vail (Kiev) 1 rubl., alvokas ĉiujn Kievajn SAT-anojn k. koresp.-antojn laborhavantajn. — Vajnŝtejn (Kiev) 1 rubl., alvokas la samajn kiel K-do Vail. — Bogdanov (Velij [?]) 1 rubl., alvokas Jadlovka (6771), Šusticki (5573), Alekseev (6431) kaj Valentinoviĉ (Minsk). — Bräuner (Erfurt) 1,50 mk., dez., ke ĉiu donacu iom da mono, kiu laboras pli ol 4 tagojn posemajne k. ne havas ŝuldojn. — Bonnet (Saint-Etienne) 2 fr. fr. — Bardelli (Saint-Etienne) 3 fr. fr. — Schiltigheim 5 fr. fr. — Goth (Waltersdorf) 0,50 mk. — Muskat (Essen) 1,50 mk. — Lepage (Monts) 1 mk. — Joas do Carmo (Lisboa) 1 esk. — Rokuŝkin (Nijni-Novgorod) 1 rubl., invitas K-dinon Beiermann (Bielefeld) kaj Schweinfurter (Hollischen). — Kalaŝnikov (N.-Novgorod) 0,50 rubl. alvokas por pli grandaj sumoj: Konovalov, Belaev, Aptek, Leontenkov, Alekseeva, Asesorov, Lomov, Matjaŝina, Miĥajlov, Piskunov, Polakova, Vinogradov, Zaĥarov, Kirilov (N.-Novgorod), Pettersson (Falun), Ĉerniŝkov (Rtiŝĉevo), Alalikin (Vjatka), Abramoviĉ (Taganrog), Batarin k. Isaev (Sergaĉ). — De Bruin (Enschede) ankoraŭ 1,50 guld. kaj alvokas Nederlandajn k. speciale Amsterdam-ajn SAT-anojn, kiuj ne jam donacis iom. — Schmidthuber (Salzburg) 2 ŝil. aŭstr. D. (Odessa) 0,50 rubl. — Proĥorĉik (Minsk) 1 mk. — Erich Löwe (vegetarano) 3 mk., alvokas Dresden-ajn esp-istojn, K-don 4544 (Kiev) k. ĉiujn vegetaranojn. — Floss (Glauchau) 5 mk. alvokas siajn koresp-antojn kaj SAT-anojn de la tuta mondo kaj la LEA- kaj SAT-grupo (Glauchau). — Rossy (Lausanne) 1,20 fr. svis. — «Ni mondskale vekiĝu!!» Steinhofer (Hirtenberg) 1 ŝil aŭstr. — K-dino Lehmann (Halle) 2 mk. — Scharf (Rudolstadt) 0,50 mk. — Esp. Grupo (Bielefeld) 5 mk. — Dambe (Johannesburg) 3 ŝil. angl. — Ernoux 3 fr. fr., Caillault 3 fr. fr., Cherrier 3 fr. fr., Soton 2 fr. fr., Dorat 2 fr. fr., Delalande 7 fr. fr. (ĉiuj en Bourges). — Robert (741) 5 fr. fr. — Ilieff 11 fr. fr. — Kasparek 10 fr. fr. (Decazeville). — Cuillerdier (883) 5 fr. fr. — Harms (Hamburg) 1,40 mk. — Allan (Toronto) 3,90 mk. — K-dino Castarlenas (Barcelona) 5,10 mk. — Schreier 1 mk. — Bruchholz 1.— mk. — Müller A. 1.— mk. (Lausa). — (7369) 100 lej., alvokas ĉiujn subpremitajn bulgariajn, rumaniajn k. italiajn Gek-dojn. — Bogdanov (Lugansk) 1 akcio A., invitas al forĝado: Konovalov (N.-Novgorod), Kletenik (Rostov), Kotelevcev (Ekaterinoslav).
¹) Vidu la n-on 100 de «S-ulo».
NOTETOJ EL SOVETIO
Lernejoj kaj kluboj anstataŭ preĝejoj
Antaŭ nelonge oni fermis laŭ decido de la loĝantaro en urbo Sverdlovsk (Sovetio, Uralo) grandan preĝejon, por utiligi ĝin kiel lernejon. Nun la konstruo jam estas renovigita kaj akomodita speciale por lernejoj. Du lernejoj komencas laboradi tie, kie antaŭe oni stultigis Laborularon.
Ĉi tiu fakto ne estas unika. Jen antaŭ mi kuŝas jurnalo, en kiu oni sciigas, ke la samon decidis la loĝantaro de urbo Ĉelabinsk (ankaŭ urala landparto). Ĉelabinskanoj uzas la preĝejon nun kiel laboristan klubon. (5583 — Sverdlovsk.)
*
Fordono de la pastra rango
Vilaĝa pastro en Uralo (Sovetio) sendis leteron al gazeto de la urbo Irbit, en kiu li skribas: «Estas sufiĉe da mensogo kaj trompo. Mi fordonas mian pastran rangon. Mi honeste promesas, utile subteni la sovetan vivkonstruadon».
Ĉi tiu okazo jam estas la tria fordono de pastra rango dum la pasinta monato. Antaŭ kelke da tempo en urbo Sverdlovsk (Uralo) estis publika disputado pri la religio, kiun ankaŭ partoprenis grizhara pastro. Li demetis sian pastran veston kaj trandonis ĝin al episkopo, dirante, ke de nun li volas esti honesta kaj utila homo. (5583 — Sverdlovsk.)
★
NOTOJ PRI USONO
Financa imperialismo
Ekonomie, komerce, finance Usono militas kontraŭ la tuta mondo. La importado de krudaĵoj en 1926 superis je 175% la importadon antaŭmilitan. La importado de varoj estas preskaŭ nula. Fakte, ĉio vendata en Usono estas tie fabrikata, kvankam oni povas legi diklitere eŭropajn nomojn sur kelkaj etiketoj. Sed ĉe la fino de la reklamteksto per malgrandaj literoj estas presite: «Bottled in USA» (Enboteligita en Usono), «Manufactured in USA» (Fabrikita en Usono).
De post la milito duobliĝis la eksportado de aŭtomobiloj, skribmaŝinoj, konservitaj nutraĵoj, lanaĵoj, ledaĵoj, oleoŝmiraĵoj, ktp.
La procentaj pruntodonaĵoj el Eŭropo estas persekutataj, jam preskaŭ tute neniigitaj. Neniu fabriko, neniu entrepreno usona laboras helpe de fremda mono. Apenaŭ 50 000 000 dolaroj reprezentas la eŭropan ŝparaĵon.
Kontraste, ni vidas, ke krom la cent milionoj da dolaroj, oficiale pruntedonitaj al eŭropaj ŝtatoj, krom la dek unu miliardoj da dolaroj, kiuj konsistigas la postmilitan ŝuldon de Eŭropo al Usono, dek tri miliardoj da dolaroj reprezentas en la eŭropa ekonomio la privatajn interesojn kaj la bankajn pruntedonaĵojn. Kaj tiu entrudiĝo de la usona kapitalo kreskas ĉiujare je unu miliardo.
Kion signifas tio? Tio signifas, ke se la usonaj kreditoroj ĵetus sur la mondan merkaton la mason de siaj kreditoraĵoj, ili per tio ruinigus la eŭropajn bankojn kaj malekvilibrus ĉiujn buĝetojn.
La usona financa imperialismo estas fakto. Kaj jam aŭdiĝas voĉoj (eĉ voĉoj de laboristaj gvidantoj), kiuj vokas al la batalo kontraŭ tiu imperialismo…
En 1914 oni vokis la francajn laboristojn militadi kontraŭ la germana imperialismo; oni vokis la germanajn laboristojn militadi kontraŭ la brita kaj rusa imperialismoj, ktp. Ĉiu scias nun pri la rezultoj de tia militado.
Sed tamen povas esti, ke oni sukcesos trompi la eŭropajn laboristojn por ke ili militu kontraŭ la usonaj. Povas esti, ke eŭropa patriotismo kreiĝos.
— pàgina 3 —
SENNACIULO · 3
For ĉian patriotismon! Laboristoj el la tuta mondo sennaciuliĝu! — kaj ni militadu nur kontraŭ niaj plej proksimaj ekspluatistoj. Tiuj troviĝas en «nia» lando.
*
Mallonga labortago — alta salajro
Bone konstatita, ĝenerala, universala fakto estas, ke la salajro, ne nur la horsalajro sed la tagsalajro, estas ju pli alta, des malpli longa estas la taglaboro. Multnombraj estas la statistikoj, kiuj montras la ekziston de tiu fakto.
Laŭ enketo farita de la usona ministerio por la Laboro, rezultas, ke en Usono, inter la jaroj 1913 kaj 1926, la nombro de laborhoroj posemajne malaltiĝis je 7,2 %, dum la mezaj salajroj plialtiĝis je 55 %.
La usona laboristo sekve laboras 3½ horojn malpli posemajne ol en 1913 kaj havas duoble pli bonan vivnivelon. La statistiko estas farita kunkalkulante la vivkoston.
Batali por plibonigi siajn vivkondiĉojn, estas pli saĝe, ol batali por defendi aŭ «liberigi» sian landon. Ĉu nevere, K-doj el Polio, Ĉeĥoslovakio k. a. nacie «liberigitaj» Proletoj?
★
Hungario, kiel ĝin vidis Londona laboristo
Gyöngyös, urbeto kuŝanta ĉirkaŭ 45 mejlojn for de Budapeŝto en la valo de la montaro «Matra», estas konata aliloke precipe pro sia vinberkulturo. Ne enkalkulante la malgrandan ĉenon montaran, de Gyöngyös ekkomenciĝas la grandega plataĵo hungara, kiu siaparte etendiĝas senfine sur la plej granda parto de la nuntempa Hungario. Absolute tute plata ĝi estas, kaj tie oni kulturas la vinberojn, kvankam for de Gyöngyös oni ankaŭ bredas ĉevalojn. Gyöngyös mem havas 20 000 loĝantojn. La intelektula kvartalo estas duone dividita: ĉe unu flanko estas la kristanoj tre naciemaj, faŝistoj, kaj ĉe la alia flanko estas la hebreoj riĉaj, tre inteligentaj, edukitaj, komercemaj, gajnemaj. Ĉiu alia estas simpla kamparano. Vere, preskaŭ ne ekzistas meza klaso, nur riĉuloj malmultaj kaj la kompatindaj analfabetaj terlaboristoj multnombraj.
Ĉie en la Balkanoj estas same. Nur ekzistas du klasoj. La kamparanoj en Hungario estas treege primitivaj: ili ankoraŭ laboras tute same kiel laboris la gepatroj, la pragepatroj antaŭ milo da jaroj. La modernaj aferoj tute ne ĝenas ilin. Ili uzas ankoraŭ la plej simplajn ilojn por kulturi la teron; la bovoviroj ankoraŭ trenas la veturilojn, la putoj aspektas tiel, kiel tiuj, kiujn uzis la malnovaj egiptanoj apud la Nilo kaj la viroj ofte sin vestas kun jupo super la pantolonoj. For de Gyöngyös estas urbo Mezökövesd, tutmondfama pro siaj brodaĵoj, pro la dimanĉvestaĵoj de la loĝantaro. La vestaĵoj estas nepriskribeblaj, tiel multkoloraj, veraj artaĵoj multvaloraj: la homoj mem estas tre religiemaj, paprikemaj, tamen donacemaj, tre muzikemaj kaj dancemaj.
Belega urbo estas Budapeŝto. Mi jam vizitis Parizon, Bruselon, Bernon, Vienon, kaj Pragon, sed mi plej ŝatas Budapeŝton. Ĝi ne estas treege granda, enhavanta nur iom pli ol milionon da enloĝantoj, sed ĝia situacio estas tiel ĉarma, la popolo tiel facilanima, la vetero tiel bona: ĉio dirite, en malmultaj vortoj ĝi estas vizitinda, enloĝinda. La urbo duparte dividiĝas, nome Buda kaj Peŝt. Buda estas la aristokrata kvartalo, riĉa, malnova, plenplena de kasteloj: ĝi situas sur montoj arbororiĉaj, ĉarmaspektaj, kaj de tie supre oni malsupren rigardadas sur Peŝton, la moderna duono de la ĉefurbo, sur la riveregon Danubo kun ĝiaj bluaj akvoj transiritaj per pontoj grandaj kaj belaj. En Peŝto troviĝas la komerckvartalo, la teatroj, la opera domo, la belaj parkoj kaj muzeoj, la vivo mem de la urbo, la grandaj bulvardoj, kaj oni povus pensi, ke oni troviĝas en malgranda Parizo. Sed la laboristoj estas konsiderataj kvazaŭ hundaĉoj en Hungario. Mi scias ĉar mi ofte parolas kun ili, kaj neniu estas kontenta. Ekzemple tramkonduktoro devas labori proksimume 12 aŭ 14 horojn potage kaj ricevas posemajne proksimume tridek anglajn ŝilingojn. Kaj la vivo en Budapeŝto estas tiel kara, kiel en Londono. Instruisto en ŝtata altlernejo ricevas proksimume 30 ŝil. posemajne, kvankam li havas multajn diplomojn. Bankoficisto eĉ tiom ne ricevas, kaj devas labori dimanĉe ankaŭ. Kaj tiuj en la pli malaltaj postenoj ne povas vivi. Alian tagon mi interparolis kun elektristo, kaj li diris, ke li ricevas pohore oficiale 6 pencojn, sed se li private laboras li ricevas nur 2 p. pohore. Kaj post tio oni ne povas miri kial estas tiom da memmortigoj en Budapeŝto: oni kalkulas, ke en Budapeŝto ĉiutage sin mortigas 5 homoj, kvankam tiu nombro nuntempe eĉ plialtiĝas, kvankam oni ne legas en la gazetoj, ĉar la regadistaro timas doni la ciferojn.
V.
★
LETERO EL ĈEĤOSLOVAKIO
«Vivu la militarismo!» estas la devizo de la ĉeĥoslovaka demokrata respubliko. Pro tio oni volas jam soldatigi la infanojn. En 1918 j. prezidanto Masaryk promesis ĉe la Washingtona Konferenco, ke estos enkondukata en Ĉeĥoslovakio milicio. Sed antaŭ kelkaj tagoj, do, post 8 jaroj, la ministro de nacia defendo, Udržal, sciigis, ke la enkonduko de milicio ne estas ebla, sed male, ke estas necese plifortigi la armeon. Kia stato regas en la armeo, por kiu estos eldonata en venonta jaro 1½ miliardoj da Kĉ. (Kronoj ĉeĥaj), montras la fakto, ke en ĝi okazas multege da memmortigoj.
Unue, estas malplialtigata la salajro de l’ soldatoj, ilia balotrajto estos forigata kaj estos preparata leĝo pri soldatigo de junuloj, laŭ kiu ili devos sin ekzercadi sabate kaj dimanĉe posttagmeze, sume 36 duontagojn en jaro, sub komando de oficiroj. Ankaŭ okazos ekzamenoj, kaj tiuj, kiuj ne sukcesos, devos poste servi 2 monatojn pli ol la aliaj. La urboj devos prizorgi la ekzercejojn.
Sed, kiel vivas la oferitoj de la milito? En ĉi respubliko vivas 294 276 militinvalidoj, 161 786 militvidvinoj, 326 728 militgeorfoj, entute preskaŭ 800 000 malfeliĉuloj pro la milito. Ĉiu invalido rajtas perlabori nur 50 000 Kĉ. jare, se li estas metiisto, kaj 10 000 Kĉ., se li ne havas metion, alie li ne plu ricevos renton, kvankam ĝi estas tre malalta. 84 %-a militinvalido (al kiu mankas dekstra mano aŭ piedo) ricevas por ses-membra familio monate 304 Kĉ. En Germanio ricevas 80 %-a invalido kun 2 infanoj 602 Kĉ. monate. Sed, se la gazeto «Nova Vivo», la organo de la invalidoj, raportas pri la vivo de la germanaj invalidoj, la artikoloj estas konfiskitaj.
Krom la invalidoj, ankoraŭ suferas la senlaboruloj kaj ĉiuj laboristoj. La prezoj de necesaj nutraĵoj plialtiĝas senĉese kaj la laboristaro mizeras; multaj eĉ malsatas. Dum la lasta monato plimultkostiĝis grajna faruno je 12 %, tritika je 4 %. La pano samkostiĝas, sed plimalgrandiĝis. Nur sukero ankoraŭ ne multe kariĝis.
La sekvanta tabelo montras la komparajn prezojn de 1914 kaj 1926: —
| Aĵo | Prezo 1914 Kĉ | Prezo 1926 Kĉ | Pliiĝo % |
|---|---|---|---|
| Terpomoj | 0.10 | 1.50 | 15 |
| Vestaĵo | 60.00 | 900.00 | 15 |
| Ŝuoj | 10.00 | 150.00 | 15 |
| Ovo | 0.07 | 1.00 | 14 |
| Pano | 0.32 | 3.50 | 11 |
| Ĉapelo | 5.50 | 65.00 | 11 |
| Butero | 2.70 | 28.00 | 10.5 |
| Karbo | 2.07 | 22.00 | 10.6 |
| Alumetoj | 0.02 | 0.20 | 10 |
| Faruno | 0.42 | 4.20 | 10 |
| Salo | 0.26 | 2.40 | 9 |
| Lakto | 0.24 | 2.20 | 9 |
| Porkaĵo | 1.70 | 15.00 | 9 |
| Sapo | 0.75 | 7.00 | 9 |
| Ligno | 12.00 | 96.00 | 8 |
| Sukero | 0.84 | 5.65 | 6.8 |
SAT-ano 1730 (Most).
[REKLAMO p.3] Poŝtkartoj kun la bildo de la kongresa poŝtmarko, en kvar lingvoj, preso verda, vendas la ADMINISTRACIO DE SAT. Prezo: 100 pecoj inkluzive sendkostoj 1.10 mk.
— pàgina 4 —
4 · SENNACIULO
EL POLIO
Sen Amnestio
«Amnestion! amnestion!» oni vokis el ĉiuj flankoj post la dummaja «morala» revolucio de marŝalo Pilsudski — «amnestion!»
«Amnestion!» — laŭtigis la komunistaj deputitoj, tiuj, kiujn oni ankoraŭ ne arestis. «Amnestion!» — kriis la sendependa Partio Kamparana. «Amnestion!» — aŭdiĝis la Pola Socialista Partio. «Amnestion!» — rimarkigis la tre malgranda
[BILDO p.4 | 13,24,37,44] Ksilografiaĵo: viro malantaŭ kradoj de prizono, kun la manoj ĉirkaŭprenantaj la stangojn.
hontema parto de la burĝaro, tiuj burĝoj, kiuj iam dum juneco ankaŭ havis idealojn — «oni liberigu parton de la politikaj arestitoj. «Amnestion» — konsilis konvene kaj tre afable la literaturistoj — «oni ellasu la malgrandaĝulojn». Kompreneble kun granda afekto kaj kortuŝa emocio, kiel decas por literaturistoj. «Granda Marŝalo» — ili elverŝadis siajn sentojn per grandaj literoj kaj kun patosa ŝaŭmo sur la buŝo — «Ĉi Donos» [?]. Kaj la Granda Marŝalo iel ne tuj donis. Jes, lia registaro ekstaris kaj ĵetis klinsalutojn en ĉiujn flankojn. «Ni donos, ni donos» — ĝi promesis — «kompreneble ni donos». Ja morala revolucio. Kaj dume «Amnestion! amnestion» — oni vokis el ĉiuj flankoj. Kaj oni kriegis, kriegis ĝis… oni laciĝis. Nun oni jam preskaŭ tute ĉesis admoni pri amnestio. Ekmankis spiro. Ne plu estos amnestio. Ne estos! Ne helpis la kriegado, nek eĉ la Franca Ligo por Elbatali la Amnestion en Polio.
La 7 mil politikaj malliberuloj atendos alian pli revolucian revolucion, kompreneble ne «moralan». (7075.)
★
EL NEDERLANDO
Malordo inter soldatoj
La ribeleto, okazinta la 21-an de oktobro¹), pro la fitraktado flanke de l’ oficiroj al la soldatoj, okupis lastatempe la militan tribunalon.
Jenaj faktoj ankoraŭ estas menciindaj. La revenintaj soldatoj estis tagmanĝintaj, kiam oni vokis ilin al la kantino, kie oni disdonis al ili kukojn kaj ĉokoladon. Sed tio ne efikis. Ilia spiritostato tro maltrankviliĝis por esti influata de tia subaĉeto kaj la ribeleto eksplodis. Kantante «La Internacio»-n, la soldatoj marŝis al la arestejo por liberigi siajn enkarcerigitajn K-dojn. La oficiroj ordonis, ke ĉiu iru al sia ĉambro. Rifuzis la soldatoj — antaŭ ol ĉiuj arestitoj estu liberigitaj. Sentencoj kiel la jenaj: «Antaŭen, K-doj», «Ne lasu vin premi», «Ni havas la potencon», «Ni ne estu sklavoj de l’ oficiroj» kaj eĉ «Ni bajonetpiku ilin, K-doj!» estis aŭdeblaj. Tiam la oficiroj ordonis al soldatoj el la 12-a regimento pafi, sed ili rifuzis. Poste, aliaj dejorantoj obeis…
Estis tago en kiu la holanda militarismo komunikis al la popolo sian forton kaj potencon. Sep junajn soldatojn, ne pli ol 26-jarajn oni arestis kaj kondamnis je 4 ĝis 14 monata malliberpuno.
Do, la armeo devas esti ĉiam preta subpremi ian ajn laboristan movadon. Ĝi devas esti mortigilo, senviva instrumento, senvola, sensenta; ĉiu ĝermo humana devas esti subpremata. La juĝo donis pruvon pri venĝo kaj timo flanke de la holanda burĝaro. SAT-ano 6625.
¹) Vidu «S-ulon», n-ro 106.
*
Infan- kaj virinlaboro en agrikulturo
En nia loka gazeto «De Meerbode» mi legis, ke la nederlanda agrikultura ministro baldaŭ intencas proponi al la parlamento, aranĝon de leĝo pri labortempo por virinoj kaj infanoj en la agrikulturo.
Ege necesa tio estas, sed ĉu ĝi baldaŭ efektiviĝos? Mi dubas, ĉar la agrikulturaj kapitalistoj tutcerte ne konsentos. Mi kiel terkultura laboristo rakontos iom pri la situacio de la virinoj kaj infanoj laborantaj en la agrikulturo nederlanda.
Jam depost la 11-a aŭ 12-a jaraĝo la geknaboj iras labori sur la kampojn. Komence de marto oni vidas multajn infanojn rampante sur la tero por enterigi terpomojn aŭ disjetante artefaritan sterkon. La malbone nutritaj kaj preskaŭ tute senvestaj malgranduloj rampas kaj penadas dum 10 horoj, de la 5-a matene ĝis la 6-a vespere, interrompante la laboron dum tri horoj por kolekti novajn fortojn. Ili ne povas varmigi la malgrandan kaj maldikan korpon, ili ploras pro frostiĝo.
Kiam la terpomoj estas enterigitaj, la geknaboj devas partopreni la sarkadon ĝis rikoltotempo. Tiam ili helpas kolekti la terpomojn aŭ tranĉi sukerbetojn. Dum tiu tempo la infanoj suferegas. Ili frostas, kvankam oni postulas de ili ĉiam pli grandan rapidecon.
Fininte la kamplaboron, la geknaboj dum vintro plej parte laboras en lin-prilaborejo. Tiu laboro ankaŭ estas tre malsaniga kaj peza, kaj en printempo la infanoj similas fantomojn.
Kion mi diris pri infanlaboro, tio ankaŭ kongruas kun la virinlaboro. Mi tamen devas aldoni, ke krom tiu kamplaboro la virinoj devas prizorgi ankoraŭ sian hejman mastrumadon. Ili dum vespero ankoraŭ flikas, kuiras ktp. Gravedaj virinoj, pro malriĉeco, devas labori ĝis la lasta tago.
La salajro por infanoj estas 3—4 guldenoj po semajno, la virinoj ricevas ĉirkaŭ 8 guldenojn. Tamen oni povas legi en la agrikulturaj gazetoj pri altaj salajroj en la agrikulturo nederlanda!..
D. Knik (Aalsmeer) nederlanda kamplaboristo.
★
EL SVEDIO
La svedaj reakciuloj intencas per nova leĝo forigi la strikrajton de la gelaboristoj. Pro tio estas starigita komitato, kiu preparas la demandon, antaŭ ol la registaro prezentos ĝin en la parlamento. Anstataŭ la malpermesota strikrajto oni projektas starigi arbitracian institucion, kiu solvos malkonsentojn inter labordonantoj kaj gelaboristoj en komunumaj, trafikaj, poŝtaj ktp. laboroj, t. e. laboroj koncernantaj la ĝeneralan publikon. Se tiu leĝprojekto efektiviĝos, tiam la labordonantoj ricevas armilon, per kiu ili povas grave difekti la fakorganizojn; ĉar oni ne devas dubi pri tio, ke la arbitraciantaro, kiu konsistos el sama nombro da reprezentantoj de ambaŭ interesiĝantoj krom la t. n. senpartia prezidanto, plejofte agos laŭ interesoj de la labordonantoj. Kaj kun perdo de la strikrajto la gelaboristoj ankoraŭ seniĝas je grava rimedo por rezisti kontraŭ siaj rabaj ekspluatantoj.
Nun la danĝero estas tre granda pro tio, ke eĉ inter la laborista gvidantaro troviĝas iuj, kiuj iom inklinas al tia leĝprojekto.
En la parlamento la gelaboristaj deputitoj ne ankoraŭ konsistigas la plimulton. Dum iom da tempo la liberaluloj kaj la socialdemokratoj en la parlamento kunlaboris pri kelkaj aferoj, sed nun la liberaluloj pli inklinas al kunlaboro kun la konservativuloj. Tiel estiĝas burĝfronto kontraŭ laboristfronto. Oni tamen volas esperi, ke la gelaboristaj organizoj kapablos prezenti tian pozitivan opozicion antaŭ la reakciularo, ke tiu ĉi insida projekto ne fariĝos leĝo.
*
Laŭ la novembra raporto de la senlaborula komisio troviĝis tiam en Svedio 20 050 senokupitaj laboristoj, kiuj sin enregistris. Sed la ĝusta nombro de l’ senlaboruloj certe estas multe pli alta, ĉar ne ĉiuj sin anoncas. La nombro kreskis de oktobro ĝis novembro je 29 %. La decembra raporto ankoraŭ ne aperis; sed la senlaborula nombro certe pligrandiĝis. (994.)
— pàgina 5 —
LETERO EL ITALIO
Pasis kvar jaroj de kiam la faŝistoj kaptis la regadon, kaj tamen la faŝismo staras ĉe la deira punkto de sia agado. La provo pri «normaliĝo» de la situacio fiaskis. La faŝismo, naskita dum civila milito, baraktas en civila milito kaj regas nur per perforto kaj teroro.
De post la atenco en Bologna la terora atmosfero ne foriĝis. En ĉiuj grandaj urboj la stratoj estas trapaŝataj de patroloj, kiuj arestas ĉiujn pasantojn kaj kondukas ilin en policejon. Laŭ la nombroj de la Milana polico mem 90 % el la arestitoj estas pacemaj civitanoj, kiuj, post triaŭ kvartaga malliberiĝo estas liberigataj. La cetero konsistas el senlaboruloj kaj prostituinoj kaj nur 1 % reprezentas la serĉatan elementon.
La lastaj okazintaĵoj ne montras plifortiĝon de la faŝismo. La forigo de la ĵurnaloj kaj de la opoziciaj partioj estas simptomo pri la timo de la faŝismo rilate la malaperon de Mussolini. Oni ne povas kompreni la okazojn el Italio, se oni malatentas la fundamentajn kontraŭdirojn, kiuj ekzistas inter la registara politiko kaj la socia konsisto de l’faŝista partio: la registaro obeas al malgranda grupo da bankistoj kaj industriistoj, kiuj ordigas la tutan ekonomian politikon de la lando, dum la granda plimulto el la faŝista movado konsistas el et- kaj mezburĝaro. Tiu kontraŭdiro malebligas la internan normaligon de la partio kaj la starigon de forta kaj homogena estraro, subtenata de la partianaro.
*
Tiurilate la atenco de Bologna helpis lumigi malhelan punkton. Antaŭ la atenco, la influo de la tendenco de Federzoni ŝajnis superregi kaj sendube lia politiko inspiris ĉiujn agojn de la politiko de la granda plimulto el la provincaj federacioj.
La atenco kontraŭ la «Duce» montris al la faŝistoj, ke la plifirmigo de ilia registaro estas nur ŝajna, ke la normaligo estis utopio, ke la «faŝistigo» de la ŝtato ne estis kompleta ktp. Sekve oni daŭrigos la «elpurigadon» de la partio. La tendenco el mezklasuloj, kiun reprezentis Farinacci estas likvidata. La tuta faŝista aparato estos baldaŭ tute sub la influo de la plutokratia tendenco. Kaj en proksima estonto aperos la sekvoj de tio: la kontraŭdiroj ekzistantaj inter la politiko de l’partio kaj ĝia socia konsisto plifortiĝos pro la ekonomia krizo, kiun povas solvi la industriistoj je la malprofito de la Laboristaro, kamparanaro kaj etburĝaro.
Malgraŭ la nuna malhela situacio, malgraŭ la kruela teroro, ni ne devas havi dubon pri la estonta nia finvenko.
★
Ekonomia krizo en Francio
Dum junio lastjare, bankrota blovo transiris Francion. Subite kaj rapidege la franka valoro malaltiĝis. Sterlinga funto valoris 243 frankojn. La prezoj rapidege altiĝis. Pro tio ĉefe malkvietiĝis la laboristoj. Ĉiu aĉetis kiom eble plej da manĝaĵoj. Tio estas memkomprenebla, ĉar, ekzemple, la prezo de oleo en unu semajno plialtiĝis je 30 %; ĉiutage aperis novaj prezoj sur la etiketoj. Kiuj havis iom da mono, tiuj aĉetis ion ajn ĉar ili timis, ke baldaŭ tiu ĉi mono ne plu valoros. K-do mia aĉetis meblojn, kiujn li tute ne bezonas; alia aĉetis ĉiuspecajn tukojn kaj eĉ peceton da grundo, kiun eble neniam li povos utiligi.
[BILDO p.5 | 45,28,60,50] Karikaturo de Poincaré: maljuna barba viro en kostumo, kun granda kapo kaj etaj kruroj. Subskribo: La franko-savanto Poincaré.
Tiutempe mi estis en provinco, sed reveninte en Parizon, mi sciis, ke la grandaj magazenoj estas kvazaŭ invadataj de multnombraj aĉetantoj. Memorindaj tagoj. Sed venis Poincaré (Puenkare). Baldaŭ ŝanĝiĝis la tuta afero. La franko ne plu senvaloriĝis, sed male iom post iom ĝi revaloriĝis. Poincaré malpliigis la impostojn kontraŭ riĉuloj kaj inverse pliigis tiujn kontraŭ la Laboristaro, ĉefe tiujn, kiuj rilatas la vivnecesaĵojn, la tiel nomatajn perajn impostojn. Pro tio la prezoj de vivnecesaĵoj konsiderinde plialtiĝis kaj la Laboristaro, kiu unue timis pro inflacio, tiam suferis pro nesufiĉa salajro, ĉar salajroj ne altiĝis laŭ la vivkosto.
Do, antaŭ tri monatoj, la situacio de la franca Laboristaro ne estis enviinda, sed tamen ĝi estis eltenebla. La laboro almenaŭ ne mankis, kaj kiam la salajro de la edzo ne sufiĉis, tiam la edzino kaj ankaŭ la infanoj laboris. Tiamaniere la laborista familio sukcesis vivi.
Sed nun la situacio tute ŝanĝiĝis. Pro la revaloriĝo de la franko (nun la sterlingo valoras ĉirkaŭ 122 fr.) la eksportebleco malaperas; ne estas eble vendi en Francio ĉion, kion normale la industrio povas produkti. Jam aperas senlaboreco. Estas malfacile havi pri ĝi oficialajn ciferojn, kiuj respegulas ĝian gravecon, tial ke en Francio la senlaboreco neniam estis granda kaj daŭra; ne ekzistas organizo por ĝin kontraŭbatali. Tamen en 1919, oni voĉdonis monhelpon al senlaborulo je fr. 2.75¹) potage. Komparu: la kg. da pano nun valoras fr. 2.25! Verŝajne se la krizo daŭros, la Laboristaro batalos por atingi plialtigon de tia ridinda monhelpo.
Ni provu montri per ciferoj ĉerpitaj el sciigoj de la t. n. departementaj oficejoj, la nunan staton de la krizo:
| Dato | Nombro de nedungitaj laboristoj |
|---|---|
| 5-a novembro | 9 750 |
| 12-a „ | 12 302 |
| 19-a „ | 13 668 |
| 26-a „ | 15 368 |
| 3-a decembro | 16 126 |
| 10-a „ | 18 315 |
| 17-a „ | 19 440 |
| 24-a „ | 20 418 |
Necesas ne forgesi, ke ne ĉiuj senlaboruloj enskribiĝas en tiuj oficejoj, ĉar ili jam scias, ke tio estus senutila, ke mankas dungantoj. Krom tio, en multaj fabrikoj oni malpliigas la tagan labortempon — por ne maldungi tro da laboristoj.
En la jenaj profesioj ĉefe regas senlaboreco: komizoj, metallaboristoj, braklaboristoj, vestaĵfaristoj, konstrulaboristoj, ledistoj, transportlaboristoj.
En teknika mastrara revuo, mi legis, ke en la Pariza regiono «la industrio en kiu regas plej granda senlaboreco estas la aŭtomobilfabrikado kaj ties komplementaj industrioj, kiel ekz. fandejoj, en kiuj oni maldungis ĉirkaŭ 6 000 laboristojn; tamen temas ĝenerale pri eksterlandaj laboristoj». Tiu vorto «tamen» rilatas al alia aspekto de la problemo kiun ni pritraktos alifoje.
Kamij Ru.
¹) Laŭ jus eldonita dekreto, la afero iom ŝanĝiĝis. En kelkaj okazoj, difinitaj per sufiĉe komplikaj reguloj, laborista familio senlabora povas ricevi 12 frankojn potage. Red.
★
POST LA FINANCA FIRMIGO EN BELGIO
Ministro Francqui (Franki), direktoro de plej grava banko en Belgio kaj financisto internacia, firmigis la belgian frankon. Kiel kutime, tio okazis je malprofito de la Laboristaro.
[BILDO p.5 | 61,64,76,81] Karikaturo de Francqui: kalva, dika vizaĝo kun malgaja mieno. Subskribo: Lia financa moŝto Francqui.
La vivkosto dum tempo de 4 monatoj plialtiĝis je 50—60 %; ĝenerale la salajroj — en tiuj profesioj, en kiuj ili estas modifitaj — nur plialtiĝis je 15 ĝis 20 %. La «Centra Organizo de belgia mastraro» (Comité Central Industriel) alvokis la mastrojn konfidence (sed tamen ne sufiĉe kaŝe, ja la laboristoj ekscii pri tio), ke ili plej energie rezistu kontraŭ ĉiu postulo pri salajroplialtigo, kaj ĝi konsilas, ke oni plej rapide nuligu ĉiujn kontraktojn pri salajro, ĉar «en periodo de plialtiĝo ili ne plu havas intereson por ni!» Do, tiuj kontraktoj interesis la mastrojn nur tiom longe, kiom ili povis pro-
— pàgina 6 —
fiti per ili. Sed nun tiaj kontraktoj ne plu interesas ilin.
Ĉi ĉio klare montras, ke la burĝaro volas restarigi la nacian ekonomion sole per la ŝvito de la Proletaro! Tiele, cinike en la vizaĝon vipitaj, la laboristoj pretiĝas al estontaj bataloj por plialtigo de la salajroj, por defendo de la okhora labortago ktp. (155.)
★
EL BRITIO
En Sud-Kimrio estas provo organizi la senlaborajn ministojn sub la standardon de la movado de Naciaj Senlaborulaj Komitatoj. En la urbo Pontybrido la malriĉul-administrantoj aranĝis kun la karboposedantoj, ke la almozmono (helpmono) donita al ministoj dum la striko estu deprenota popece el salajroj. La ministoj intencas kontraŭstari ĉi fi-agon. Ĉe Stainforth, ministo, kiu laboris dum ses
[BILDO p.6 | 13,36,37,56] Lignogravuraĵo: ministo kun lampo iras tra galerio de minejo subtenata de lignaj traboj, laŭ relvojo. Subskribo: Ministo iras en la minkavon.
tagoj, portis hejmen tri kvaronojn da rublo.
Ĉe Armthorpe, strikrompintoj laboras por 4 rubloj potage. Ili ĝenerale laboras kvin tagojn dum semajno (do ili perlaboras meze 20 r.) kaj el tiu salajro la deprenoj sumiĝas 9 ĝis 9½ rubloj.
Unu ministo post ses labortempoj en sama semajno hejmen portis nur 8 r. Pro la plilongigita labortago la karbobaronoj povas maldungi 250 000 ministojn. En multaj distriktoj, ministoj denove minacas striki pro tio, ke la senlaboruloj estas nerajtigitaj ricevi la ŝtatan subtenmonon.
Raportoj el ĉiuj partoj de la lando klare montras, ke la karboestroj kaj la registaro intencas forpreni ĉiun akiraĵon de la ministoj batale gajnitan. La lukto nun centriĝas en la distriktoj kaj rondiras ĉirkaŭ la minejaj oficejoj kaj la ŝtataj oficejoj por registri senlaborulojn.
Ĉe kunveno (nov. 23-an 1926) de la karboestroj kaj minist-gvidantoj de Skotlando okazinta por pritrakti kontrakton por la Skotlanda karbokampo s-ro Adamo Nimmo, ĉefo de la karboestroj, paroladis laŭ kutima maniero:
«Mi deziregas, ke ĉiu fortiru el sia koro la malicon, ke ĉiu forgesu la okazojn de la pasintaj sep monatoj.» Per voĉo vibranta pro emocio li diris: «Nia devizo estu … Enterigi la pasintecon kaj marŝi antaŭen al harmonio kaj kontento en la industrio.» Jen la vortoj … nun komparu la agojn …
Tri tagojn post komenco de laboro la situacio en distrikto Lanarkshiro estis tiel malbona, ke la lokaj grupoj insistis pri ĝenerala kunveno de la lanarkshira Minista Sindikato por diskuti la problemon de venĝ-agoj kontraŭ la ministoj. La kunveno okazis (dec. 7.) kaj 100 delegitoj, kiuj venis rekte el la minejoj, raportis kaj la vortoj de s-ro Nimmo montriĝis kiel naŭza hipokritaĵo. El 36 000 ministoj en tiu distrikto oni venĝe rifuzis laboron al 10 000. El komitatanoj 300 estas senlaboraj kaj en multaj okazoj la administrantoj diras malkaŝe, ke tiu aŭ tiu ĉi viro neniam plu ricevos laboron.
En Northumberlanda distrikto, ĉiuj minejoj denove funkcias laŭ la novaj kondiĉoj, diktitaj de la dungantoj. Ĉe unu minejo la administranto estis maldungata, tial ke li rifuzis subpremi sufiĉe forte la laboristojn. Ĉe kelkaj minejoj la estroj esploras la politikemon de ĉiu laboristo antaŭ ol redoni al li laboron. La ministoj jam montras reagemon kontraŭ la malnoblaj kondiĉoj de la nova distrikto-kontrakto kaj kelkloke minacas striki.
En la Forest Deana distrikto, kontrakto por 3 jaroj estas subskribita. Sed la ministoj malkontentegas pro la kondiĉoj kaj atendas oportunon por rompi la kontrakton. (1242)
★
La senlaboreco en diversaj landoj
(Daŭrigo¹)
En Japanio:
Post la tertremo, en la jaro 1923, estas la senlaboreco en Japanio tre granda. El la ĝenerala nombro de 11 milionoj da laboristoj estis en 1925 pli ol 2 000 000 senlaboraj, t. e. ĉirkaŭ 20 %. La granda nombro de la senlaboruloj dependas ne sole de la sekvoj de la tertremo, sed ankaŭ de la ĝenerala stato sur la tutmonda merkato. La kelkmiliona armeo da senlaboruloj devas esti konsiderata kiel longdaŭra aperaĵo.
En Usono:
En Usono ne ekzistas statistiko pri senlaboreco. Komence de 1926 estis la nombro de senlaboruloj, laŭ ĝenerala takso, ĉirkaŭ 3 000 000, kun pliiĝa tendenco. La periodo de la plivastiĝo de la industrio en Usono finiĝas kaj la usonaj laboristoj minacas la sama danĝero kiel al la eŭropaj.
En Sovetio:
En «Pravda» de la 30-a de septembro kaj en «Sputnik Agitatora» de la 25-a de septembro aperis materialoj pri la senlaboreco.
La Profunuiĝoj nombris la 1-an de aprilo 1926 8 768 200 membrojn, inter ili senlaboraj 1 182 500 aŭ 13,5 %. La 1-an de oktobro 1924, estis membroj de profunuiĝoj 6 430 000 kaj el ili senlaboraj 671 000, t. e. 10,4 %. En la daŭro de unu jaro kaj duono kreskis la nombro de membroj je 2 330 000 kaj la procento de senlaboruloj de 10,4 ĝis 13,5 %.
En la laborborsoj estas registritaj pli ol miliono da senlaboruloj. Laŭ nombroj jene: 1-I-1926 — 951 000, I-V-1926 — 1 075 600, I-VII-1926 — 1 100 000.
Ne ĉiuj senlaboruloj estas enregistritaj. Laŭ ciferoj de la popolkomisario, por laboro el 1 200 000 senlaboraj membroj de la profunuiĝoj estis ĉe la borsoj registritaj 47,7 % t. e. 560 000 homoj. La ceteraj 640 000 ne estas registritaj. La nombro de la neregistritaj senlaboruloj inter la nemembroj de profunuiĝoj ne povas esti kalkulata. Sed kiam ni konsideras la grandan nombron da vilaĝanoj venantaj ĉiujare en la urbojn por serĉi laboron — en 1923—24 ili estis 1 770 000, en 1924—25, 2 788 420 — ni komprenas, ke tia fakto estas grava. 42 % de la registritaj senlaboruloj estis sen profesio kaj kvalifiko, t. e. ke ili ĵus venis el la vilaĝoj.
Oni povas pro tio kalkuli, ke la rilato inter registritaj kaj neregistritaj senlaboruloj el la grupo de nemembroj estas la sama kiel en la grupo «membroj de profunuiĝoj». Do ni devas aldoni ankoraŭ ĉirkaŭ 460 000 senlaborulojn, kiuj ne estas registritaj en la laborborsoj.
La ĝenerala nombro de senlaboruloj estis, la 1-an de aprilo:
| membroj de profunuiĝoj registritaj | 560 000 |
| neregistritaj | 640 000 |
| nemembroj de profunuiĝoj registritaj | 340 000 |
| ne registritaj ĉ. | 460 000 |
| Sume | 2 000 000 |
En Aŭstralio:
En la feliĉa Aŭstralio, kiu havas disvolvitajn laboristleĝojn, estas la stato iom pli bona ol en Eŭropo, sed ankaŭ tie ni vidas, ke la nombro de la senlaboruloj kreskas. En 1922 estis 53 238, en 1923 (aprilo) 27 000, en 1924 (julio) 38 808 kaj en 1925 — 117 406.
En ĉi nombroj ne estas enkalkulitaj la senlaboraj kamp-, restoraci- kaj domlaboristoj, kiuj ne profitas la leĝon pri socia asekuro. En la lando ekzistas sume ĉirkaŭ unu miliono da laboristoj, el kiuj estas organizitaj en la profunuiĝoj 730 000. Senlaboraj estas pli ol 10 % el ĉiuj laboristoj.
En Palestino:
La nombro de la senlaboruloj pligrandiĝis en la jaro 1926 jene: januaro — 4729, februaro — 4741, marto — 4902, aprilo — 5670, majo — 6113, junio — 6400, julio — 6700. Rilate la ĝeneralan nombron de laboristoj en la lando (30 000), ĝi estas en la lastaj monatoj 21—22 %.
¹) Komenco en la n-o 119—120.
— pàgina 7 —
La nombro de senlaboruloj en ceteraj landoj: Dum somero 1926
| Italio | 180 000 | Sud-Afriko | 80 000 |
| Hispanio | 200 000 | Grekio | 50 000 |
| Rumanio | 120 000 | Belgio | 45 000 |
| Jugoslavio | 120 000 | Svedio | 42 000 |
| Danio | 100 000 | Francio | 30 000 |
| Bulgario | 100 000 | Kanadio | 25 000 |
| Hungario | 60 000 | Svisio | 18 000 |
| Holando | 60 000 | Finnlando | 10 000 |
| Norvegio | 60 000 | Latvio | 12 000 |
| Portugalio | 60 000 | Estonio | 8 000 |
| Litovio | 6 000 |
El «Arbeter Cajtung» organo de «Poalej Cijon» en Polio, trad. Jak (227).
★
DIMANĈO EN ZANDVOORT
(Daŭrigo¹)
La somergastoj de Zandvoort volonte oferus ion, se ili povus malhelpi tiun alfluon de dimanĉaj unutaguloj. En Zandvoort mem, oni evidente jam klopodas pri tio. Ĉie oni renkontas barilon, malpermesitan enirejon aŭ aliajn malhelpilojn, pri kiuj tamen la dimanĉa popolo kutimas tre malmulte ĝeni sin. Sed mortpafi ilin, tion oni, laŭŝajne, ankoraŭ ne kuraĝas fari! Ankaŭ ekzistus eble kelkaj el la Zandvoortaj butikistoj, kiuj estus kontraŭ tio, ke oni rifuzu la unutagulojn; ĉar ja pro sia amaso, ili alportas multajn monerojn en la vilaĝon. Kaj krom tio la marbordon, la ĉefa celo de la dimanĉuloj, oni ne sendispute povus bari per barilo. Pro tio la marbordo estas ankoraŭ libere surirebla, kaj ankaŭ kelkaj partoj de la dunoj por tiuj, kiuj ne malŝatas longdistancan marŝadon.
Do ĉar ne estas eble malhelpi la alvenon de la dimanĉuloj, ĉiu, kiu sentas sin burĝo, ne montras sin dimanĉe en Zandvoort. Kaj ili venĝas sin per tiu devigata, ĉiusemajna rifuĝo, kritikaĉante tiujn unutagulojn, insultante ilin, vomante pri ili sian abomenon dum la ceteraj tagoj de l’semajno, kiam Zandvoort estas por ili sendanĝera, pura kaj kvieta — plejofte ne tre multe pli kvieta ol estas tie dimanĉe.
Ĉiu en Zandvoort bravaĉe kunhelpas je tiu malestimo por la unutaguloj. Ĉiu, kiu devas vivi per la somergastoj, pro-ofice abomenas la dimanĉulojn, laŭ la ore skribita regulo: «kies panon mi manĝas, ties kanton mi kantas». La butikistoj kaj la servistaro en la kafejoj — la tutan semajnon poŝtranĉilece²) ĝentilaj kaj rampaĉe servemaj al la pensionulaĉoj — estas dimanĉe malafablaj, fieraj, arogaj, silentemaj je la unutaguloj, kaj evidente ege suferas pro la senlima humiliĝo esti devigataj servi al popolo de tiom malalta rango. Malafable kaj stulte, kaj kvazaŭ nevole ili senenergie venas klakpaŝe en la kafejojn — iginte atendi kaj averti senfine — kun siaj intence por la dimanĉo rezervitaj trinkaĵaĉoj — je duoblaj prezoj, en kvar aŭ kvin okazoj kun io tute alia kaj tiam certe io pli malkosta ol estis mendita. Malatente ili enspezas la tuj postulitan pagon kun la trinkmono — la sola afero, pri kiu ili ne sentas naŭzon, kaj kiu estas multe pli malavare donita ol ili kutimas de la multhonorata loĝ-popolo — ŝajnigante, ke ili estas meditantaj pri io tute alia. Ĉio ĉi, por sentigi al la unutaga popolo — kiu laŭŝajne tamen volas nenion kompreni je tio — sian tre profundan malestimon. Kiam montriĝas, ke la vizitantoj kunprenis manĝaĵojn, kiuj estas malpakataj sur la tablo kaj dividitaj, por esti konsumataj kune kun la mendita citron-trinkaĵo, lakto, biero aŭ alio, tiam oni vidas ilin tuj alpreni la sintenon de: «Kio malhelpas min!» (mortigi vin! aldono de la tradukinto).
Kaj ĉie en la vilaĝo, kie aperas unutaguloj, okazas simile. Ĉie oni igas ilin kompreni, ke oni malestimas kaj abomenas ilin je la nomo de tiuj, kiuj estas io, nome: la riĉaj gastoj de Zandvoort. Estas verŝajne, ke se ĉi tie okazus akcidento al iu dimanĉulo, neniu el la Zandvoort-anoj etendus helpan manon.
En siaj interparoloj kun la konstanta publiko ili elkorigas tiun malestimon al l’unutaguloj, sciante, kiel agrable sonas tio en la oreloj de tiu publiko. Ili sentas, almenaŭ ŝajnigas, ke ili sentas, la plej viglajn antipation kaj malestimon kontraŭ ĉiu, kiu ordinare laboras, anstataŭ hazardludi, fikomercaĉi, ekspluataĉi aŭ trompe akiri aĵojn nepagante, same kiel la burĝaj gastoj. Ili ŝajnigas, kvazaŭ same kiel iliaj gastoj, kun ega teruro antaŭvidi la dimanĉon, kiel ian natur-akcidentegon. Senfine ili povas rakonti al gastoj pri la malvirteco de la dimanĉa popolo. Kaj samkiel la burĝaj gastoj mem, ili tute sengene volus malhavigi al si la tutan Proletaron, se ankaŭ ili nur povas vivi sen ĝi. Ĉe la tuta Zandvoort-anaro nur tiu estas ŝatata kaj estimata, kiu ne bezonas labori dum la ordinaraj labortagoj. Nur tiu, kiu ne bezonas labori estas iu; tiu, kiu dum la semajno ja devas labori, kaj nur povas dimanĉe eliri estas malpli ol nenio. Tiel tiuj uloj estas firme rustiĝintaj en la burĝa moralo; kaj ili renversas la aferojn. Ĉar tiu, kiu ne laboras dum la semajno — do neniam — vivas je l’ kostoj de aliaj, estas parazito, same kiel la pediko, la pulo kaj la cimo! Respekton por tiuj, kiuj nur dimanĉe povas eliri! Tiuj estas la produktantoj; la aliaj estas la senutilaj, plejofte eĉ malutilaj konsumantoj.
Proletaro! Vi malamas la fiburĝaron ne duone tiom ege, kiom ĝi meritas tion: kaj ne dekone tiom ege, kiom ĝi malamas kaj abomenas vin! Viglaj, konsciaj kaj neniam dormaj malamo kaj malestimo al la burĝaro estas unu el la multaj necesaj aferoj, kiuj mankas ankoraŭ al la Proletaro! Klopodu do, Proletaro, iom laŭmerite malami kaj malestimi la fiburĝaron, tiun mizerigan aĉularon, kiu manĝegaĉas de vi kaj kiu imagas tiel superi vin.
W. Nutters, Trad. el «Tribune» Esperantisto.
¹) Komenco en la n-o 119—120. ²) Kiam iu faras ege profundan riverencon, oni diras en Holando, ke li, «kliniĝas kiel poŝtranĉilo». (Trad.)
☆ DISKUTEJO ☆
Pri naska raciigo
Inter la diversaj problemoj, kiujn solvi devas la Proletaro por atingi sian finfinan liberiĝon, tiu pri gravediĝevitigo aŭ naskoevitigo ne estas la malplej aktuala kaj atentinda.
Oni ja konstatas en kelkaj landoj, ekzemple en Japanio kaj Italio, ke ĉiujare la loĝantaro plinombriĝas tiagrade, ke granda parto el ĝi devas formigri eksterlanden. Estus certe tre interese, legi sur la paĝoj de «S-ulo» pri la nuna stato de ĉi demando en la diversaj ŝtatoj de l’mondo. Sed por ke la enketo estu utila kaj instrua necesas, ke ĝi estu farata laŭ ia metodo. Ni proponas al la eventualaj partoprenantoj, ke ili sekvu jenan planon:
1. Ĉu en la koncerna ŝtato la leĝo permesas aŭ malpermesas la propagandon por gravediĝ- aŭ naskoevitigado? (citi la tekston de la leĝo).
2. Se tia propagando estas leĝe malpermesata, ĉu malgraŭ tio la aplikado de naskoevitigaj rimedoj okazas kaj laŭ kioma proporcio?
3. Kiel rilatas al tia demando la laboristaj partioj kaj sindikatoj?
Kiam estos publikigita la rezulto de la enketo pri la nuna stato de la demando en la tuta mondo estos tiam eble proponi al la diskutado la jenajn punktojn:
a) Kian signifon havas por la Proletaro la naskoevitigismo? Ĉu aprobinda aŭ malaprobinda?
b) Kiel rilatas la naskoevitigismo al la biologio kaj etiko? Ekzemple la filozofo M. Guyau (Gujo) diras pri tiu temo en sia verko: «L’irréligion de l’avenir» (la senreligieco de l’estonto) jenon:
«Estas fiziologia fakto, ke la unuenaskitoj estas malpli fortikaj aŭ malpli inteligentaj: la naskado estas funkcio, kiu, kiel ĉiu funkcio, perfektiĝas per la ripetado kaj la kutimo; okazas malofte, ke la patrinoj, same kiel la poetoj, faras sian ĉefverkon tuj ĉe la unua provo. Limigo de la nombro de infanoj signifas iagradelimigon de la fizikaj kaj intelektaj kapabloj de la raso».
Instigis nin iniciati tian enketon la legado de la ĉi-suba artikolo de K-do v. Hejda. Ĝia publikigo estu ĉefe instigo al la legantoj, por ke ili serioze studu la demandon kaj havigu al ni cifero- kaj faktoriĉajn, bone argumentitajn raportojn. Nur tiajn ni publikigos. Red.
Antaŭ mi kuŝas la esperanta broŝuro de I. Ferch: «Neomalthusianismo kaj kulturo», speciale verkita por aŭstrianoj. Ĝi celas malpliigon de sufero ĉe laboristinaro per 1. Korekto en la aŭstria leĝ-paragrafo kiu punas virinon, kiu per ia rimedo malhelpas sian naskon, kaj ankaŭ tiun, kiu helpas ŝin en tio. 2. Helpo al tia naskoevitigo per klarigado kaj praktikaj rimedoj.
Laŭ la supre-nomita leĝo, estas nur la malriĉulinoj, kiuj trafas en juĝejojn kaj malliberejojn; la riĉaj povas ja iri en «sanatorium»ojn kaj ricevi ĉian zorgon de la plej lertaj kuracistoj, kiuj uzas la plej freŝdatajn rimedojn. Fakte la leĝo estas ĉiam nur kontraŭ la laboristinoj. Pro tio la aŭstriaj proletoj batalas tute senkaŝe kontraŭ la leĝo per gazetoj, paroladoj, manifestacioj ktp.; ili agas laŭ sia propra sperto kaj bezono.
Kompreneble, vera eŭgeniko¹) estos ebla nur post la forigo de la kapitalista sistemo, sed dume, ĉu oni ne devas uzi ĉiujn rimedojn, kiuj malpliigas la mizeron de la laboristoj? Ĉu per tio oni anstataŭas la klasluktadon? Ĉu atento al «neomalthusianismo» ne viciĝas same kiel postuloj pri pliigo de salajroj, malpliigo de laborhoroj, socia asekuro kaj aliaj reformoj?
Estas vere, ke en socio kie regus justeco, en ŝtato socialista, oni ne devigus virinon kontraŭvole naski; libereco ja ekzistus.
Mi bone scias, ke estas diversaj opinioj pri «neomalthusianismo». Multaj revoluciuloj diras: estas nepre necese, ke nia aro (Proletaro) estu multnombra, por ke ni pli facile venku en socia revolucio. Sed, ĉu kvanto sufiĉas? Ĉu ne estas bezonata ankaŭ kvalito? Ĉu en regionoj, kie estas
¹) Eŭgeniko. Scienco kies celo estas studi pri la plej bonaj kondiĉoj laŭ kiuj la homa raso povas reproduktiĝi kaj perfektiĝi. Red.
— pàgina 8 —
multa infanaro, ribelemo estas pli bone organizita ol en aliaj? Ĉu en familioj multinfanaj ne estas pli da degenero ol en familioj kun du aŭ tri infanoj? Ĉu grandkvanta Laboristaro ne kaŭzas, ke multaj: proletoj devas foriri en aliajn landojn por ree komenci vivadon sub aliaj mastroj, anstataŭ daŭrigi la luktadon en sia propra lando?
Jen kelkaj demandoj pripensindaj de tiuj, kiuj kontraŭstaras la «neomalthusianismon». V. Hejda.
*
Ĉu revolucia aŭ sennacieca edukado?
Mi deziras komenti la artikolon, de K-do Dan, aperinta en «S-ulo» n-ro 115. Estas prave, ke la tutmonda proleta movado celas krei novan sociordon, ktp. Sed estas malprave tiom akcenti la pionirecon de SAT en la «batalo por la senmalhelpa irado de l’ tutmonda kulturo». SAT ne estas antaŭenigilo de la socia progreso, sed estas mem antaŭenigata de io alia. SAT nun nur estas supraĵe radikiĝinta movado. SAT estas «kulturmovado». Tamen ĝi nutriĝas per suko el alia fonto, nome el la laborista movado.
La laborista movado estas senpere naskita el la materia socikondiĉaro. Kaj estas pro tio, ke ĉi kondiĉaro estas diversgrade evoluinta sur diversaj mondpartoj, ke la SAT-movado respegulas spirite ĉi diversgradecon. La soci-kondiĉaro estas ĥaosa. La ideoj de la nuna SAT-anaro, produktitaj de ĉi tiu ĥaoso ankaŭ sin montras ĥaosaj.
Oni diras kelkfoje, ke SAT estas tro «revolucioema». Mi diras, ke en ĝi preskaŭ ne troviĝas fajrero de revolucieco. Kial? Tial, ke 1. en ĝi troviĝas pli da idealistoj-revemuloj ol teoristoj-revoluciuloj; 2. ke la plimulto da anoj loĝas en ekonomie malmulte evoluintaj mondpartoj (fakto «stranga» sed klarigebla), kiuj trudas sian duonbakitan koncepton pri kondiĉoj kaj taktikoj, ktp. en la organojn. Pro tio ni vidas la fenomenon, ke loĝanto de malalte evoluinta mondparto provas «klarigi» al loĝanto de alte evoluinta, kiel sin emancipi, ktp.
Evidenta absurdaĵo kaj entute kontraŭmarksisma. Jam Lenin devis konfesi, ke la sovetideo estas malkonvena por Usono (la plej alte evoluinta mondparto). Oni ne povas forigi tiun kondiĉon tuj, sed necesas ĝin akcenti. Sed ni akcentu ankaŭ, ke ĉar ĉiu revoluciulo estas sennaciulo¹), ne sekvas ke ĉiu sennaciulo estas ankaŭ revoluciulo.
Ni estu praktikaj! For tiun emaĉon al «kulturo». Ni ne malŝparu valoran tempon por provi sennaciigi infanojn en lernejoj, posedataj de l’ kapitalista klaso. Ni fordonu pli da tempo, por propagandi al niaj plenaĝaj samklasanoj la principojn kaj taktikojn de la proletara revolucio. Se ni tion faras, ni metas la bazon de prava, en la vivo enradikiĝinta kulturo. Tiam ni laboras praktike kaj principe por la socialismo, kaj ne nur supraĵe. Alie nia laboro nur estus elspezita senutile.
Oni komprenu, ke propagandante la proletaran revolucion, oni ankaŭ propagandas la «sennaciismon», sed ke propagandante «sennaciismon», oni ne nepre propagandas la proletaran revolucion.
D. Sherrill (1100).
¹) Tia aserto ne ŝajnas al ni ĝusta. — Red.
Ni volonte presigus pli da bildoj — se ni havus…
NIA POŜTO
Al Kelkiuj. — Ni ne supozis, ke tiom da legantoj interesiĝas pri la Ormoto-movado. Tamen ni ne publikigos la ricevitajn pri tiu temo artikolojn. Unu fojon pli, ni rimarkis, ke sama teksto ne estas de ĉiu same komprenata. Por ni la tuta afero estis nur ŝerco kaj ni miras, ke kelkaj K-doj serioze volas polemiki kontraŭ S-ro Niŝimura. Red.
(695.) Finnlando. — Ni jam multfoje diris, ke ni deziras ricevi ne politikajn artikolojn, sed mallongajn skizojn pri la vivo, moroj, laborkondiĉoj de la laboristoj. Red.
(5575.) — Laŭ la vortaro Kabe, kiun devas posedi ĉiu esp-isto, logi havas jenajn signifojn: 1) peni altiri per karesa voko, per io bongusta; 2) altiri, esti interesa, esti dezirinda. Red.
(4466.) — Viaj tradukaĵoj estas senditaj al Moskvo. — La Redaktejo estas tro malgranda por ke ni povu konservi ĉiujn gazetojn ricevitajn. Ankaŭ tempo mankas por ordigi kaj kontrolkompari ĉion. La SAT-anaro estas tre postulema mastro. Red.
(6784 k. a.) — Vi miskomprenas la rolon de SAT. Per via «Alvoko» vi celas, ke nia Asocio ludu politikan rolon. La problemo pri kiu vi parolas estas ja diskutinda en la SAT-rondoj, sed estus tute maltrafe «decidi», ke la SAT-anoj devas aŭ ne devas subteni ian ajn politikan movadon. La SAT-anoj, membroj de politikaj partioj obeu la «decidojn» de siaj respektivaj partioj. Se tiuj partioj havas nun sintenadon, kiun vi ne aprobas, nu, luktu en ili mem por akceptigi vian propran vidpunkton. Se vi opinias, ke tia lukto ne havas ŝancon sukcesi, neniu devigas vin resti membro de partio, kies programon vi ne aprobas.
La devo de la SAT-anoj en Ĉinio, en Nikaraguo kaj aliloke estas informi pri la vivkaj laborkondiĉoj de la tieaj ekspluatatoj, — (Bedaŭrinde tion ili ne faras) — kaj tute ne estas la rolo de SAT decidi ĉu estas la «devo» de la tieaj SAT-anoj, ke ili sin gardu aŭ oferu en ia batalo kontraŭ ia ajn imperialismo. Se iu SAT-ano preferas esti ekspluatata kaj rabata de samlanda mastro, nu, ne ekzistas en nia statuto paragrafo, kiu malpermesas tian preferon. SAT ne politikas, sed edukas kaj per tio celas atingi, ke la SAT-anoj ne konsentu suferi ian ajn ekspluatadon. Red.
(5223.) Jes, alvenis via manuskripto. Ni intencas publikigi ĝin. Sed neniel urĝas, ĉu ne? Materialo por la «Diskutejo» abundas, k. ni ne devas dediĉi tro da loko por tiu rubriko. Bonvolu pacienci. Red.
(2798.) Persone ni plene aprobas vian alvokon. Sed ni ne rajtas malatenti, ke la rezolucioj de niaj kongresoj devigas nin zorgi, ke ne enŝoviĝu en nia Asocio kaj ties organoj la «disputpunktoj kiuj disigas la laboristan movadon». Sed neniu malhelpas vin uzi la SAT-aparaton por ricevi informojn pri la de vi priparolita temo kaj utiligi ilin en via propagando. La SAT-aparato estos ja je la dispono de ĉiuj tendencoj. — Kaj por ke tiu aparato estu servokapabla necesas, ke nia Asocio estu multnombra. Ĉu necesas insisti? Red.
Alvoko al la Esperanto-instruistaro tutmonda
La jaro 1927 montras viglan internacian movadon inter la ĉiulanda instruistaro. N-o 10, 1926 de nia internacia pedagogia revuo raportis pri la streĉaj klopodoj, krei al la du instruistaj internacioj jam ekzistantaj du novajn. En la jaro 1927 ni povos observi 4 internaciajn instruistajn kongresojn. Sed ni esperanto-instruistoj ne devas rigardi de malproksime kaj stari pasive.
La organizo de la tutmonda esperanto-instruistaro, TAGE, intencas aranĝi en 1927 gravan internacian kongreson de esperanto-instruistoj en interligo kun alia internacia aŭ granda nacia kunveno de la neesperantista instruistaro. Estos invitataj la estraroj de la diversaj landasocioj kaj la tuta instruistaro. Ni petos raporton de scienculo aŭ de konata gvidanto de la instruistaro.
La partoprenado de eksterlandanoj estos plifaciligata kaj akcelata laŭ ĉiuj niaj fortoj. La invitataj gastoj ricevu vivan bildon pri nia movado. Kaj krom interesa internacia instruista kongreso ni deziras prezenti al la gastoj nian internacian pedagogian revuon — kiel pluan pruvon pri la agado de la esperanto-instruistoj kaj kiel pruvon pri la neceso de esperanto por la internacia kleriga movado kaj por internacia instruista ligo.
La internaciajn kongresojn ni volas fari regula aranĝo.
Ĉi tiuj celoj postulas streĉon de ĉiuj niaj fortoj. Neniu sin detenu. Ankaŭ vi tuj helpu per via aliĝo, plifortigi nian fundamenton, ebligi la efektivigadon de nia grandskala propagando.
Nia komuna bazo estu: Apliki esperanton en nia batalo por moderna, scienca, lernejo kaj plibonigo de la ekonomia kaj jura situacio de la instruistaro.
Se vi havas kontraŭan opinion rilate iun aferon raportitan en la gazeto, ni petas vian vastkoran indulgon, ĝis la tuta movado tiom estas prosperinta, ke la diversaj alicelantoj povas fondi apartajn gazeton kaj asocion.
La jarkotizo de 3 germ. markoj (2.50 M. por la gazeto kaj 0.50 M. por TAGE) estas eksterordinara malalta.
Se vi aprobas niajn planojn kaj volas akceli ilin, sendu tuj la monon kun via aliĝo en rekomendita letero al M. Goldberg, Leipzig S 3, Klemmstr. 14, aŭ al vialanda agento, montrita sur lasta paĝo de la internacia instruista gazeto.
En la momento, kiam ĉiuj esperanto-instruistoj — konscias pri sia tasko — kolektiĝis en nia movado, ni estos tiom forta potenco, ke decide ni povas akceli la definitivan venkon de esperanto.
Kiu rifuzas aliĝi al niaj marŝantaj vicoj, siaparte malhelpas tiun paŝon al la venko de esperanto. M. Goldberg.
— pàgina 9 —
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
NIA ESPERANTO-SERVO
En la n-o 113 de «S-ulo» aperis la unua alvoko de SAT-Esperanto-Servo. Ni petis, ke ĉiu landa organizo elektu unu gazetservanton por sia lingvoteritorio. Sed nur kelkaj organizoj oficiale sciigis nin pri sia elekto. Ĝis nun ni havas oficialajn gazetservantojn nur en: Belgio, Francio, Germanio, H…, L…, Nederlando, Norvegio kaj Sovetio. Kion atendas la aliaj landoj? Ĉu tie oni ne konscias pri la graveco de l’entrepreno? Ne prokrastu komisii K-don, kiu tuj ekinterrilatu kun ni.
Sovetiaj K-doj atentu: Por via granda regiono ni komisiis K-don Kolĉinski (Kremenĉug) organizi la gazetservan aparaton. Vi devas starigi eble 6—8 centrejojn kaj krome en ĉiuj lokoj apartajn gazetservantojn. Kaj ni nur interrilatos poste kun la 6—8 K-doj. Senprokraste ekinterrilatiĝu kun K-do Kolĉinski, por plifaciligi al li la laboron.
Nia adreso estas: Esperanto-Servo, Gerberstrasse 24, Leipzig C 1 (Germanio).
*
KONSILOJ AL LA GAZETSERVANTOJ
Kiam vi sendas artikolon (leteron) neniam forgesu, ke skribaĵo, sendita je la nomo de iu kolektivo (ĉelo, grupo, societo) estas ĉiam pli ŝatata kaj efika. Estas tre preferinde, ke ĉiu letero devenu de la plumo de l’ partoprenanto(j). En Sovetio pli ol ĉio la redakcioj kaj la legantaro preferas, ke raporton pri striko verku strikinto (aŭ grupo elstrikintoj), raporton pri IRĤ. — ia grupo de IRĤ., pri infan-movado — ia infan-grupo, ktp. Tiaj verkaĵoj estas la plej bonŝancaj. Neniam forgesu, ke bildo (fotokliŝo aŭ kliŝo de iu presaĵo aŭ objekto) multobligas la intereson de l’ verkaĵo. Ekz.: Se vi verkas raporton pri striko, penu aldoni la bultenon, eldonitan de l’strikintoj; se via grupo de IRĤ. aranĝis varbagitadon, kun la raporto sendu ian varbafiŝon… «Vivigu» viajn korespondaĵojn!
Antaŭen ol verki, bone tralegu la artikolon de K-do Kirjuŝin («S-ulo» 109). Li rimarkigas, ke pli ol ĉio oni ŝatas artikolojn kun personaj impresoj (intereshavaj), sed ne ĝeneralajn notojn kaj rezonadon pri la situacio en la lando. Taŭgus tiaj artikoloj se ili temus pri afrikaj, sed ne pri eŭropaj landoj). Verku ĉiam tre koncize. Malmulte da vortoj, plej multe da faktoj. Leteroj de simplaj apenaŭ kleraj laboristoj havas ofte multe pli da sukceso ol altpolitikaj rezonadoj, ĉar ili estas pli «vivecaj». «Labesko»-Kremenĉug.
[REKLAMO p.9] Se vi deziras profundiĝi en la materion de «Sennaciismo», vi nepre aĉetu kaj legu la 2-an eldonon de A. B. C. de Sennaciismo Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
VII-a Kongreso de SAT
Lyon (Francio)
12.—16. aŭgusto 1927
1-a Komuniko
Nune, el ĉiuj eŭropaj landoj, nur Francio taŭgas por akcepti la SAT-anojn; ĉar neniam SAT-Kongreso okazis tie kaj plie la specialaj favoraj kondiĉoj de l’ franca valuto, spite subita revalorigo de la franko (eble nelongdaŭra) devigas al franciaj K-doj organizi la VII-an.
Kiam, en januaro 1926, Ekzekutiva Komitato, ne ricevinte definitivan respondon de Leningradaj Samcelanoj, sin turnis al Lyonaj SAT-anoj, ĉi-tiuj tiam ne tre ĝojis pro tia eventualaĵo, tiom grava, tiom respondeca. Precipe, ili timis ne sukcesi, ĉar ili ne estis sufiĉe multaj kaj pri ilia kapablo… ili dubis.
Kvankam, unu jaron poste, la atingitaj rezultatoj ne estas tiel bonaj, kiel dezirite, ni povas konsideri, kiel esperigan fakton, la ekziston en Lyon de 60 membra Esperantista Laborista Grupo, kiu certe helpos sukcesigi la Kongreson.
Lyonaj SAT-anoj, kunvenintaj la 28-an de decembro 1926, decidis sin oferi por organizi la VII-an.
Jena komitato, kies celo estas zorgi pri ĉio rilata al la kongreso, estis elektata:
Prezidanto: K-do Marcel Roux, 90, rue Boileau, Lyon VI.
Sekretario: K-do Louis Gros, 22, rue Creuzet, Lyon VII.
Helpsekr.: K-do Oscar Brebant, 39, rue Paul Bert, Lyon III.
Kasisto: K-do Léon Chaussade, 64, rue des Macchabées, Lyon V.
Helpkas-ino: K-dino Eline Monteil, 8, rue Notre Dame, Lyon VI.
Kongresejo. — En venonta komuniko ni informos pri la kongresejo.
Kotizo. — Egala je la SAT-kotizo.
Adreso: — Ĉion sendi (aliĝilojn, monon, leterojn, ktp.) al K-do Marcel Roux, 90, rue Boileau, Lyon VI (Francio).
Pago. — Per naciaj biletoj aŭ ĉeko en registritaj leteroj. Francianoj prefere pagu sian kotizon en la konton de l’ kongreskasisto: «Chéque postal Lyon 7521».
Aliĝoj: — Nur estos valoraj la aliĝiloj akompanataj de la kotizo. La aliĝilon tekstu tre legeble laŭ jena ordo: 1. antaŭnomo, 2. familia nomo, 3. profesio, 4. strato kaj n-o, 5. urbo, 6. lando. — Plie oni ne forgesu citi sian SAT-matrikulon.
Kongreseldonaĵoj. Interŝanĝe de la kotizo, ĉiu aliĝinto ricevos unu kongreskarton kaj ĉiujn eblajn dokumentojn (gvidlibreto tra Lyon, programo de l’ debatoj, ktp.)
Pri alveno kaj restado en Lyon. — Pli poste ni detale raportos pri vivkondiĉoj en Lyon kaj sciigos pri pervagonara eniro en Francio, de kelkaj limstacioj.
*
Ni jam invitas ĉiujn SAT-anojn ĉeesti la VII-an kongreson; ĉio estos provata por plej frate akcepti ilin en Lyon. Certe la kongreso ne ĝuos oficialan ŝtatan aprobon kaj subtenon, kiel en Leningrad; sed en urbo de kapitalista lando, ni almenaŭ konformos elokvente la forton kaj valoron de kontraŭ kapitalisma SAT.
Ni alvokas ĉiujn K-dojn, kiuj ne povos partopreni la VII-an SAT-jarkunvenon, subtencele tamen pagi la kongreskotizon. SAT-anoj, sciigu en viaj organizoj, reklamu per notoj kaj artikoloj en nacilingvaj laboristaj gazetoj, pri la VII-a (Bonvolu sendi al la Prezidanto po unu-ekzemplere gazetojn presintaj anoncon pri la kongreso, por klopodi apud kelkaj franciaj gazetredakcioj malemaj je esperanto).
Kuraĝon ni ja havas, sed ni bezonas ĉies helpon por sukcesi!
Vivu la VII-a! ĝi konfirmu la utilecon de SAT por tutmonda Laboristaro kaj sociala Revolucio!
Komisiite de l’ kongreskomitato: La Prezidanto: M. Roux.
*
NEKROLOGOJ
Kun dolora surprizo, ni eksciis pri la morto de nia K-do A. Robin, instruisto (Ecouflant — Maine et Loire — Francio), okazinta la 27-an de oktobro 1926, post trijara suferiga malsano.
Li estis la fondinto de UEAJ (Universala Esperantista Asocio Junularo) kaj de gazeto «Esperantista Junularo», kiun li mem manpresis en la komenco kaj por kiu li elspezis multan tempon kaj monon. Antaŭ la malpermeso de ministro Bérard, li instruis esperanton al siaj lernantoj dum la vesperlernejaj horoj kaj iniciatis esperantan infangazeton por al ili inokuli internacian senton.
De tri jaroj li ne plu partoprenis nian movadon, ĉar la kuracisto estis al li malpermesinta ĉian laboron kaj sendis lin al Pireneoj por resaniĝo. Ho ve! profesia malsano ne kompatis lin.
Li estis unu el plej kompetentaj esperantistoj el Francio kaj unu el plej spertaj mondlingvistoj el tutmondo. Lia scienca kaj pozitiva spirito kondukis lin al elstudo de la tuta problemo pri mondlingvo kaj al konkludo posteksperimenta. Li praktikis kelkajn aliajn projektojn — interalie: ido kaj occidental — maltimis eldoni kun idista kunlaboro dulingvan gazeteton «La Moderna Edukisto», en esperanto kaj en ido kaj li verkis ne nur la esperantan parton, sed ankaŭ parton de la ida. Mortis tiu gazeto post unujara eksperimento. Restante sur scienca bazo, eĉ ne konsiderante la socian karakteron de internacia lingvo, K-do Robin pruvis per multaj artikoloj en diversaj revuoj, ke ido estas je multaj punktoj malsupera je esperanto kaj ke reformoj montras ĝenerale malutilon kaj troigemon.
— pàgina 10 —
Historio de internacia lingvo montros lin, kiel nefanatikan kompetentulon, kiu science kaj praktike spertis la mondlingvon kaj ĝuste juĝis la diversajn konkurantajn sistemojn. Kvankam li bonvole kaj sentime sin lokis meze de l’ idistaro, kiu provis logi lin, li restis esperantisto kaj eĉ antaŭvidis la disiĝon nun okazantan ĉe la reformistoj de esperanto.
Malaperis bona K-do, modesta, laborema, kompetenta SAT-ano. Doloras edzino kaj infanoj! Nian simpation al ili. Lian kuraĝon al ni!
*
Mortis pro malsano, ricevita en cara malliberejo nia K-do
Arjannikov
membro n-o 6317 (kuracisto), revoluciulo kaj fondinto de la unua Esp. Societo en jaro 1909 en Iv.-Voznesensk.
Honoron al lia memoro!
SAT-anaro de Iv.-Voznesensk.
«FERA GVARDIO DE SAT»
(Unua ĉapitro de fantastika romano)
Ni imagu, K-doj, ke sur tuta terglobo troviĝis 300 veraj sennaciuloj, veraj SAT-anoj. Ili flame ekdeziris finkonstrui turon «ĝis ĉielo», sur kies pinto brilus stelo de SAT.
Ĉar ili estas disĵetitaj sur la tuta terglobo kaj ne povas senpere porti la brikojn, do ili decidis sendi la brikojn el malproksime, po-pece, al sia L(ucifero). Kaj donis «sanktan» ĵuron sendi konstante.
Tio-ĉi estas nek ofero, nek donaco, eĉ nek subteno, tio-ĉi estas simpla kunlaborado.
Ofte okazis, ke por iu SAT-ano estis tre malfacile elsendi sian pecon, tiam li ne manĝis tiun tagon por ŝpari la pecon. Kaj pro tio li estadis nur pli sana, ĉar unu tago de malsato dum monato aŭ pli — estas saniga rimedo. La Turo do akiris firman konstantan fundamenton, sur kiu jam sendanĝere daŭris konstruado. Kaj . . .
Sed mi ne povas daŭrigi: mi rapidas elsendi mian brikon kaj faras «sanktan» ĵuron, sendi ne malpli ol dum 3 jaroj 1 rublon (½ dol.) ĉiumonate, sendepende de abonoj kaj mendoj.
Mi estas instruisto, kies «riĉeco» estas ĉie fama kaj egala. Sekve neniu povas opinii, ke mia sendado estos facila por mi. Sed mi plenumos mian promeson, se mi restas eĉ sola . . . (5199.)
P. S. Povas esti, ke mi ne ĉiam estos akurata, sed mi avertas, ke dum la jaro 1927-a vi plene ricevos miajn 12 brikojn, same kiel dum aliaj.
De Minska agentejo, J. Fedorov, Minsk, N. Moskovskaja 64.
P. P. S. Mi estas 43-jara, sekve ne tro facilanima…
PRI SPECIALAJ PAĜOJ
Rekomendinda kaj daŭriginda estas, laŭ mi, la aranĝo de specialaj «Paĝoj» en «S-ulo», prizorgataj de por tio elektitaj K-doj.
Ĉi tio havus diversajn preferindecojn; ĝi pli faciligus la taskon de la redaktoro, ĝi ebligus pli laŭsisteman aranĝon de la materialo enpresigota, ĝi plibonigus la aspekton de la gazeto.
Ĉu ne eblas presigi unufoje en la monato Paĝon Ateistan, unufoje en du monatoj Paĝon pri Higiena vivo, pri Sporto ktp.?
Kion pensas pri tio la aktivaj K-doj?¹) Skribu vian opinion¹).
Pri Radio-paĝo. — Ĝi, laŭ mi, ne devas esti teknika. Por tio ĝi ja ne estas sufiĉe ampleksa. Nia Radio-paĝo donu informojn pri Laborista Radio Movado en diversaj landoj, ĝia stato, ĝiaj laboroj ktp. Nia Radio-paĝo havu tion, kio estas interesa por lab. esp. radioamatoro, tion, kion ni ne povas trovi en aliaj organoj radiaj.
670 (Enschede).
*
ONI MALLAŬDAS
Mi jam skribis al Ĉekoslovakio, Germanio, Polio, Rusio, Belgio, Francio, Italio ktp. pro korespondado prianoncita en «S-ulo». Komence mi ricevis respondojn sed subite kelkiuj ĉesis korespondadon sen ia averto. Ni ĉiuj ne gajnas sufiĉe por vane elspezi por afranko de korespondaĵoj. Marx diris: Laboristoj el ĉiuj landoj unuiĝu! sed… necesas plie, ke ili ankaŭ serioziĝu. Ĉu oni ne publikigu la nomojn de la malseriozuloj?
Joas do Carmo, SAT-ano 8021.
*
En la n-o 117 de «S-ulo» aperis en ĉi rubriko «mallaŭdo» al K-do J. Salom. Responde, tiu K-do sendas longan pledon, kiun ni ne publikigos por ne misuzi la lokon en la gazeto. Sed almenaŭ ni sciigu, ke iel pravas K-do Salom, kiam li deklaras, ke li havas «la liberecon kaj rajton ĉesigi ĝentile korespondadon», avertante pri tio per poŝtkarto. Estus ja multe pli mallaŭdinde, se li farus kiel multaj aliaj korespondanoncintoj, kiuj eĉ tute ne avertas pri ĉeso de korespondado.
*
ALVOKO
En Klinci (USSR.) SAT- kaj SEU-anoj kune kun distrikta kulturfako de profesia konsilantaro organizis oficejon «Labesko», kiu celas esti la peranto por korespondado esp-a kun la Laboristaro de l’ mondo. Ĝi helpos interligi eksterlandajn K-dojn kun sovetaj divers-profesiuloj, profunioj, kluboj, gazetredakcioj, junuloj, pionirioj, ktp. Alilandaj laboristoj interesataj, skribu al «Labesko»; sendu demandojn al kiuj vi ricevos plenan respondon de laboristoj. «Labesko» ankaŭ respondas pri vivo de kamparanoj. Adreso: U.S.S.R., Klinci, Brjanskaja gubernio, Poŝtkesto n-o 69, «Labesko».
¹) La sperto instruas, ke la aktivaj K-doj estas malmultnombraj. Ekzemple la «Junulara Paĝo» malaperis pro manko de materialo.
KRONIKO
Britio.
Burnley. — Lastatempe tri K-doj raportis pri siaj vojaĝoj alilanden; Kdo A. Whittam (Burnley) pri vojaĝo al Sovetio; K-dino (Blackburn) pri laboro de eduka delegacio en Sovetio; K-do R. W. Roberts (Nelson) pri vojaĝo tra Francio, Belgio, Germanio, Danio kaj Svedio. Rezulte la anaro de SAT kreskas en la regiono. (4031)
Glasgow. — Ĉi tie estis fondita Klubo, kies celo estas uzado de esp-o por la klasceloj de l’Laboristaro kaj la propagandado por SAT. Ĝi estas la kunvenejo kie ĉiu klaskonscia esp-isto en Glasgow povas diskuti temojn gravajn por salajrsklavoj. Sennaciismo estas propagandata en aliaj lab. grupoj. Korespondfako kaj presservo-fako prizorgas la tradukadon de artikoloj el naci-gazetoj por eksterlanda ĵurnalaro kaj la tradukadon de elĉerpaĵoj el «S-ulo». Callery (7517).
Francio.
Romans. — Restariĝis la «Laborista Esperantista Grupo». Okazas kurso (15 gelern.), kiun gvidas K-do 1992. SAT-ano (1992).
Germanio.
Orientsaksio. — Dum dec. okazis en Leutersdorf la jara ĉefkunveno de la distrikto. Laŭ raporto de K-do Guhr, komence de 1926 ekzistis 6 grupoj, nome: Seifhennersdorf, Gross-Schönau, Waltersdorf, Olbersdorf, Sommerau, Bertsdorf. Funkciis 14 kursoj kun sume 187 lern., el kiuj restis fidelaj ĝis nun 156. Novaj grupoj nun ekzistas en jenaj lokoj: Eichgraben, Fonsdorf, Leutersdorf, Eibau, Neugersdorf, Friedersdorf; kaj en Warnsdorf, Lichtenwalde, ambaŭ lokataj en Ĉeko-Slovakio. Tre helpis la propagandon la ĉeesto de K-do Scherbaum al la VI-a SAT-Kongreso. Post reveno li parolis en 16 kunvenoj. Okazis en kelkaj kunvenoj vigla diskutado pri Sovetio. Ĝojiga fakto por ni estis, ke socialistaj grupoj, kiuj ne donis permeson al socialistaj delegitoj paroli pri tiu temo, turnis sin al ni, fidante al raportoj de SAT-anoj. Estas decidite partiĝi en 2 sub-distriktoj. Dum jan. okazos kunveno por elekti la estrarojn. Kiel distriktestron ni elektis K-don Scherbaum (Gross-Schönau). Propagandcela ekskurso per aŭtomobiloj okazos dum somero al Gablonz a. N. (Ĉeko-Slovakio). K-do Guhr atentigis, ke la Wernsdorfa grupo alvokas nin por partopreno en la Jubilea Ĉeno. (1378)
Waltersdorf ap. Zittau: La 1. dec. 1926 fondiĝis SAT-Rondo kun 14 anoj. Prez. A. Kahlert (2572). Kunvenoj okazas ĉiun ĵaŭdon je la oka ĝis la deka vesp. en «Kafejo Zimmermann». (2572)
Norvegio.
Oslo. — Stariĝis komitato kiu, inter aliaj taskoj, difinis al si helpi organizojn, kiuj volas aplikadi esp-on interrilate kun la nova SAT-a «Esp.-Servo», sed ĝi plie deziras havi interrilatojn kun apartaj organizoj aŭ personoj eksterlandaj. Adreso de la komitato: «Laborista Esperanto-Servo», Folkets Hus IV, Oslo.
Sovetio.
Klinci. — Denove ekfunkcias niaj rondetoj, plinombriĝas la SEU- kaj SAT-anoj. En 1925 jaro en Klinci komencis esp. laboron nur 1 K-do. Post 1 jaro jam estas 20 SEU- kaj 6 SAT-anoj kaj 65 lern-oj. Iom post iom la esp. movado ĉi tie disvastiĝas inter lab. amasoj. La gvidanto estas K-do Fridental. (7325)
— pàgina 11 —
Minsk. — La oficejo de Intern. Lab. Interligo ĉe Blankrusia C. O. de SEU, dum nov. kaj dec. ĝis 15.12, priservis jenajn gazetojn per materialo ricevita per SAT-aparato: «Zvezda», centra kom. gaz. en BSSR., 3 tradukaĵoj el «S-ulo», 7 leteroj de alilanduloj; «Belaruskaja Vjoska», centra kamparana BSSR. gaz., 2 tradukaĵoj el «S-ulo», 12 leteroj; «Komunist», Bobrujska dist. gaz., 4 tradukaĵoj el «S-ulo», 7 aliaj; Vitebska «Zarja Aapada», 1 tradukaĵo el «S-ulo», 4 aliaj; ruĝarmeana «Krasnoarmejskaja pravda», 5 artikoloj; pollingva «Gwiazda Mlodzezi», 5 artikoloj; «Profesia movado en Blankrusio» (profesi-sindikata) 3 artikoloj kaj en lasta n-o artikolo de D. Snejko «La Kirasŝipo Potemkin naĝas en Eŭropo», ankaŭ 4 leteroj; «Beloruskaja rabotnica; seljanka» (Blankrusia vilaĝanino kaj kamparanino), en nov. jubilea n-o, salutletero de ĉeĥoslovakia laboristino kaj kliŝaĵo de angla «Labour Woman» kun foto de redaktorino kaj 10 leteroj artikoligitaj de D. Snejko, kaj en n-o 25 2 kliŝaĵoj peresp-aj; «Krasnoje Studenĉestvo», 1 artikolo; «Rabkor», kompilitaĵo el hispanaj leteroj kaj notoj pri la Interligo kaj artikoletoj pri SAT.
«Blankrusia vilaĝo» agitis por varbi abonantojn kaj anoncis, ke «Blankrusia vilaĝo havas proprajn korespondantojn en 21 landoj per nia ĵurnalo». Al Ukrainaj gazetaro kaj esp. organizoj, nia oficejo sendis ĉirk. 20 artikolojn; necesas diri, ke Blankrusia oficejo jam komencis priservi gazetaron ekster Blankrusio, kiu montras la viglecon de la movado. Mez-feb. 1927 Blankrusia SEU organizos specialan «japanan vesperon» kaj feston je memoro de 3-a datreveno de SEU-organizo en Blankrusio. Ni petas materialon por japan-vespero kaj gratulojn por l’festo (enpresotaj) (adreso: Minsk, Poŝtkesto 33). (4424)
Novosibirsk (Siberio). — En unu el la duagradaj lernejoj komenciĝis esp. kursoj, gvidataj laŭ rekta metodo. Estiĝis praktikaj celoj: senpera korespondado kun alilandaj kursoj, unue per desegnaĵoj, poste per leteroj pri klasa laboro kaj vivo de la lern. en- kaj eksterklase. Ni petas helpon de diverslandaj instruistoj. Nia adreso: Novosibirsk, Lernejo Unua Majo al. Gala Pertov; aŭ Poŝtkesto n-o 5 al A. S. Pertov. (SAT-ano 5200.)
Sverdlovsk. — Fervoja lab. klubo Vajner aranĝis 28. 12. 26 tuturban propagandan esp. vesperon; okazis lekcio «Sur vojoj al internacia lingvo», esp. kantoj ekspozicio ktp. Partoprenis aliaj rondetoj de l’klubo la ĝeneralan parton de l’vespero, nome ĥoroj, orkestroj, ŝakludo, kantado de operaj artistoj ktp. Ĉeestis pli ol 500 Gek-doj. La klubo deziras korespondi kun alilandaj kluboj kaj klubaj rondetoj. Subtenu! Adresu: USSR., Sverdlovsk, strato Karl Liebknecht, 38, Klubo Vajner. B. Jelezvyatov. (5583)
★
Ĉe la Neŭtraluloj.
OFICIALA PROTEKTO DE ESPERANTO EN BRITIO
La Angla Ministro de l’Publika Instruado konsentis, kiel en la antaŭaj jaroj, pri subvencio al la kursoj de esp-o, kiuj figuras en la vespera kursaro por plenaĝuloj de l’ diversaj urboj. Tiuj kursoj estas submetitaj al la regularo kaj la inspektado oficiala. Sole en Londono nuntempe okazas 15 kursoj sub la aŭspicioj de l’ London County Council (Urba Konsilantaro de Londono) kaj de la Asocio por Laborista Edukado. I. E. S.
*
BELGIO
En Antverpeno la unua kurso por policistoj komenciĝis jam en 1911. De post 1924 regulaj kursoj organiziĝas en la Polica Lernejo. Estas rimarkinde, ke en Antverpeno ekzistas jam pli ol 60 polic-oficiroj kaj agentoj, kiuj parolas esp-on. I. E. S.
*
LA UNIO DE INTERNACIAJ ASOCIOJ KAJ ESPERANTO
La intereso de la Unio de Internaciaj Asocioj en Bruselo por esp-o montras diversajn eblecojn de l’aplikado de tiu ĉi lingvo en la internacia sfero. 1. La Unio uzas esp-on kiel lingvon de korespondado kaj en siaj kongresoj. 2. Ĝia Monda Muzeo enhavas salonon de esp-o. 3. Ĝia repertuaro universala de bibliografio enhavas sekcion de esp-o. 4. Esp-o figuras, kun speciala divizio, en la decimala klasifiko. 5. Mallongà manlibro de l’ decimala klasifiko aperis en ĉi tiu lingvo Eldono poliglota kun esp-o estas en preparo. 6. En la Internacia Bibliografio, sekcio esp-ista estas kreita. 7. Ĝia dokumenta enciklopedio enhavas grandan nombron da aktoj rilate al tiu ĉi lingvo. 8. En la Muzeo de l’Gazetaro, kiu enhavas pli ol 80 000 specimenojn de diversaj ĵurnaloj, esp-o estas reprezentata. La uzo de esp-o estas ankoraŭ antaŭvidita por aliaj sekcioj de la Unio.
I. E. S.
[BILDO p.11 | 32,62,60,71] Ornama desegnaĵo: malfermita libro kun plumo kaj inkujo, en kadro, super la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Raporto de la Aerologia Observatorio de Tateno, n-o 1. Eldonita (1926) de la Aerologia observatorio, Tateno apud Tutiura (Ibarakiken), Japanio. Formato: 0,22×0,30 cm. 276 pĝ. Prezo kaj haveblkondiĉoj ne montritaj.
Kiu havis en manoj tiun cifer-kaj grafikoriĉan raporton, bele eldonitan kaj ilustritan, ne povas havi dubon pri la estonta definitiva venko de nia lingvo. Kaj la fakto, ke esp-o, elpensita en okcidento, trovas sian plej trafan aplikon ĉe orientaj sciencistoj estas tre pripensinda fakto.
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Proletaarlane, Talinn, 15-12-26: ??. — La Sentinelle, La Chaux-de-Fonds, Svisio, 17-12-26: «Socialdemokratio en Aŭstrio» (115), la fondo ne menciita. — La Antorcha, Madrid, 20-8-26: «La demonstracioj ĉe Berlin» (96). — Le Droit du Peuple, Lausanne, 8-12-26: «Homvendo en Hungario» (108), 9-12-26: «La Pekinaj ĝin-rikŝoj» (108), 16-12-26: «La Socialdemokrata movado en Aŭstrio (115). — Le Travail, Verviers, 8-12-26: «Homvendo en Hungario» (108), 19-12-26: «La Pekinaj ĝin-rikŝoj» (108), 16-12-26: «La Socialdemokrata movado en Aŭstrio» (115). — Ziemia Lubelska, ???: «Ĉinio lernas «kiel fari tion» (111), «Notetoj el Britio» (116), «Malkresko de la Britia komerco, kresko de l’strikoj» (113), «Letero el Bulgario» (112). — Proletarischer Zeitgeist, Zwickau, n-o 52. «Letero el Bulgario» (112). — Arbeiderbladet, Oslo, 4-12-26: «La virina vivo en Abĥasia» k. «La naciismo en la ‘senpolitikaj’ lernejoj» (106), 6-11-26: «Homvendo en Hungario» (108). — De Roode Vaan, Bruselo, 18-12-26: «Voor het kommunisme strijden?» (??). — Molodoj Bilŝovik, Kiev, 19-12-26: «Juna Bolŝeviko» (??). — Norges Kommunistblad, ?, 21-12-26: «La fantomo de nacieco» (113), 8-12-26: «Partia edukado en Sovetio» (113).
Enhavas notojn pri SAT.
Arbeiderbladet, Oslo, 27-11-26.
Enhavas tradukaĵojn el esperantistaj leteroj
Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 18-12-26, 24-12-26 k. 27-12-26.
LINGVAJ DEMANDOJ
Ĉu oni povas uzi la vorton «demandi» en la senco «peti»? Se jes, kial?
— Uzi la vorton DEMANDI en la senco de la vorto PETI estas grava, danĝere konfuziga malkorektaĵo. Ne estas pli taŭga motivo por imiti tian eraregon aŭ eble sensciecon ol por uzi la vorton LUNO samsence kiel la vorton SUNO.
Kian signifon havas la vorto «manumi»? Ĉu oni povas ĝin uzi anstataŭ «manipuli»?
— Ĉar la signifo de la vorto MANUMO estas fiksita de la Fundamento estas neeble uzi la samforman vorton MANUMI en signifo, kiu havas nenian rilaton kun la signifo de la fundamenta vorto MANUMO. Estas tute sencela la anstataŭado de la taŭga oficiala vorto MANIPULI per la nova konfuziga vorto MANUMI. Se la Zamenhofa radiko MANIPULI ne plaĉas al vi, vi povas ankaŭ uzi la Zamenhofan vorton MANUZI.
Kia formo estas korekta: «riĉa enhava» aŭ «riĉo enhava»?
— Ambaŭ formoj estas uzeblaj kaj korektaj, sed la plej bona formo estas, laŭ mia opinio, la formo RIĈENHAVA. Cetere la formo ENHAVRIĈA estas pli logika kaj pli ĝusta.
Multaj esperantistoj finas siajn leterojn skribante: Sennaciece via, kaj sube subskribante. Ĉu ili laŭregule ne devus skribi: Sennaciece vin (al vi) kaj sube subskribi, aŭ alimaniere: Sennaciece, via (apude la subskribo)?
— En tiaj okazoj ekzistas nenia alia regulo ol la klareco: «SENNACIECE VIA» kaj «SENNACIECE, VIA» estas egale regulaj, ĉar egale kompreneblaj «SENNACIECE AL VI» estas malpli bona, ĉar malpli klara; «SENNACIECE VIN» estas malbona, ĉar malklara. Efektive oni ne povas ne ŝanceliĝi serĉante, kiu preterlasita verbo devas esti subkomprenata por pravigi la akuzativon. Fakulo.
— pàgina 12 —
ĈU SIBIRIO AŬ SIBERIO?
En origina rusa lingvo ĉi vorto estas skribata Sibirj (la duonsonoj nur moligas tiun konsonanton, post kiu ĝi staras). Same ĉiuj derivaĵoj havas ĉi formon de l’vorto: Novosibirsk (ĉefurbo de Sibirio), Sibirka (vesto) kaj aliaj vortoj kun akcentata i. Do la formo Siberio okaze kutimiĝinta en nia uzado nur senordigas nian vortaron kaj tial malutilas. En la rusa oni prononcas Sibirj, en la angla Siberia, en la germana Sibirien kaj nur en la franca Siberie. Do la kutimo de plej multaj naciaj lingvoj same pravigas la decan originan formon Sibirio, kiu samformas kun ĉiuj derivaĵoj kaj ne leĝigas esceptojn en formado de propraj nomoj. La kuniĝo de tri i en la sama vorto ne estas pli malbelsona, ol en la vortoj: imiti, simpligi, plisimpligi ktp. Jen mi donas alian ekzemplon, kiu povas pli bone klarigi la aferon. En origina rusa lingvo la nomo de naciano estas russkij, sed nomo de lando estas Rossija (anstataŭ u en la unua venis o en la dua). Do en esperanto nomo de lando devas esti ne la laŭnacia Rosio, sed laŭregule kreita el nomo de naciano Rusio. La vorto Rosio rompus la regulon kaj liverus escepton en vortformado. Do oni devas atenti ne naciecon, eĉ ne internaciecon de vortformado, sed simplecon kaj regulecon de vortfarado en esperanto, kies plej valora avantaĝo¹) estas — foresto de esceptoj en ĝia gramatiko kaj en vortfarado! Sed bedaŭrinde ĝin bone komprenas ne ĉiuj esperantistoj kaj rilate al la vorto Siberio ĝin ne komprenas eĉ nia senriproĉa sennaciulo Lanty gvidata de persona gusto aŭ de nescio. Maksim Krjukov.
ATENTU
Patrino serĉas sian filon — Dmitrij Ivanoviĉ Kudrjavcev, kiu veturis el Rusio eksterlanden en 1907—1908. Lasta adreso: Aŭstrio-Hungario (Rakousko-Ugetsku) Morava Upozouta-Mešto Fryštau u Holešova. Personoj, kiuj scias ion pri li, estas petataj komuniki tion laŭ adreso: Moskvo, RSSR., ugol Tverskoj i Strastkoj, pl. Kontora ob’javlenij gazeti «Rabočaja Moskva», K. V. Kudrjavcevoj dla S. I.
SAT-ano (4199).
KORESPONDADO
Ĉekoslovakio.
Okazaĉeto: 85 spec. gazetoj., 20 gvidlibroj, 60 gvidfol. div. (malnov. ne plu ricev.) por kolekto, muzeo, ekspozicio. Eĉ unuaj 3 jarkolektoj «Sen. Revuo» de 1-12-21—31-9-24. Adr.: F. Stribrsky, Hajenska ul. 445, Kladno.
K-do Josefo Nádvorka, n-o 38, Mladé p. České Budejovice, dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l.
Germanio.
K-do Walter Frommhagen, Semliner Str. 10, Rathenow a. Havel, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. L, PI.
K-do Ernst George, Dunkerstr. 85, Berlin, N 58, dez. interŝ. L, PI, k. ĉ. l., resp. certe.
— 20 lernantoj de esp. kurso dez. koresp. pri div. temoj, L, PI, k. ĉ. l. Adr.: Richard Jurke, Wiesa b. Rengersdorf (Ober-Lausitz).
K-do Willy Mersiovsky, Lazarusstr. 4, Leipzig N 24, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI, interŝ. fotojn k. ĵurnalojn. Al ĉiu resp.
— Ni serĉas gekorespondantojn pri ĉ. temoj por 100 gekursanoj (kom. k. social.) Ĉiuj ricevos resp. Adr.: Max Diesler, Leuthenstr. 38, Breslau.
Adresŝanĝo: K-do Erich Löwe, Lützner Str. 83, II, l. Leipzig, W 33, (vegetarano), antaŭe en Dresden.
K-do William Hoyer, Fabrikstr. 28, Altenburg i. Th. dez. interŝ. L, PI, PM, k. ĉ. l. Tuj resp.
K-do Hermann Schweikert, Klingenberger Str. 50, Böckingen (Wttbg.), dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI.
K-do Alfred Lindner, Seifersdorf, 36-c, Post Ursprung b. Chemnitz i. S., dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l., L, PK, PI, certe resp.
— Essen-a Lab. Stenografia Asocio petas eksterl. lab. stenografistojn sciigi pri ilia laboro ktp., interŝ. stenogr. gazetojn. Adr.: Werner Sterzenbach, Viehoferstr. 147, Essen.
— Kiu dez. koresp. kun mi pri ĉ. temoj k. sendas al mi Radio-gazetojn? Resp. garantiata. Adr.: K-do Willi Blüher, Bismarckstr. 2, Radeberg i. S.
Jugoslavio.
K-do Borjan Budislav, Gosp.-šum. fakultet, Zagreb, serĉas koresp-anton el Sovetio. Temo: studenta vivo, ekonomio, agrara problemo. Resp. garantiata.
K-do Ivan Pavloviĉ, Koprivnica, dez. koresp. kun gek-doj. PK, PI, k. ĉ. l.
Litovio.
K-do B. Laŭkŝas, Agr. Teknikumo, IV. agr. k., Dotnuva, dez. koresp. k. siberianoj pri agrikulturo k. sociaj temoj.
Norvegio.
«Societo de Esperantistaj Laboristoj»: Ĉiujn koresp-aĵojn k. proponojn al nia Asocio ni petas sendi al ĉi-adreso: K-do Hilding Hansen, Sarpeborgegt. 16, opg. G., Oslo.
Polio.
— Mi ricevis leterojn el Sovetio, kiujn mi lasis sen resp., ĉar ili povas kaŭzi al mi grandajn malagrablaĵojn pro la regantaj ĉi tie polit. cirkonstancoj. Volonte mi resp., se la let. estos sendataj pere de germ. aŭ franca K-doj.
K-do el Varsovio.
K-do Hersz Halpern, ul. Rynek, 7, Lublin, tek-dentisto, ĵurnalisto, senpartiano (simpatias k. anarĥistoj), interesiĝas pri lingvistiko, liberpensa movado, soci- k. politikaferoj, scipovas polan k. rusan lingvojn.
Portugalio.
— Lernantoj de «Nova Vojo» (Lab. Esp. Societo), Rua do Mundo, 81, 28, Lisboa, dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l.
Sovet-Unio.
— Grupo de plenaĝaj lernantoj, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr.: Tomsk, Veĉernjaja Ŝkola Vzrolslih. Monastirjsk. 29.
K-do Gregoro Akselrod, Mizikeviĉ-str. 68, Odessa, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. L, PK, PI.
K-do Ŝ. Trejvas, ul. Ĉajkovskogo, 50, kv. 7, Leningrad, dez. koresp. kun esp-koraj materialoj por judaj gazetoj en USSR.
K-do Elio Ŝlapentoĥ, Proletarska-str. 113, 8, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI.
— Komjunulĉeloj dez. koresp. pri komjunulmovado k. komjunul-ĉeloj k. lab. jun. org-aĵoj. Adr.: K-do M. Vail, Bratska, 11, 9, Kiev.
Adresŝanĝo: K-do Nikolao Korolev (5365), Ŝkola Kameneva, pulrota, Kiev (antaŭe en Vladimir).
— Grupo de Fervojistoj-esp-istoj k. lab. koresp-antoj en la aĝo 18—45 jaroj dez. koresp. pri jenaj problemoj k. ĉ. l.: fervojistaj, politikaj, pri kluba laboro. Adr.: Klub Jeleznodorojnikov Oktjabrsk. jel. dor., Kalanĉevskaja ploŝĉad, dom 1, Raboĉij, Moskvo.
K-do B. Egorov, kalkulisto, str. Kalaeva, pehota ŝkola, 2, roto aparta komando, Rjazanj, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
— Grupo de lernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr.: Ŝkolo de Oktobra Revolucio, Pirogovskaja ul. Tomsk.
K-do V. S. Belogorcev (ruĝarmeano), gvidanto de grupoj de intern. koresp-ado, Artpolk, 21, Tomsk, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l., peras koresp-adon de siaj gvidatoj.
— Esp. rondeto ĉe klubo de «Moskva Unio de konsumkooperativaj Societoj» dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉiul. Gek-doj: kooperativoj, sindikatoj, sportoj, radio k. foto-amatoroj, ŝak- k. dam-ludoj k. a. Resp. estos rapida k. akurata. Adr.: Moskva, Mjasnickaja, 47, Klub imeni Usijeviĉa Knjazevu.
K-do D. Akisin, ul. Karl Marksa, 98, Belaja Glina, Salsk. okr. pri ĉ. temoj nur kun gejunuloj, L, PK.
— Studentoj-junkomunistoj de Arta-Teknikumo dez. koresp. kun kom-istoj, junkom-istoj pionirioj ĉiul. Resp. garantiata. Adr.: K-do Georgo Tokarev, Hudojestvenu Teknikumo, Permj.
K-do Paŭlo Andrianov, (16 j. lernanto) ŝkola dom, 507, Murmansk pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
K-do Sergej Sevastjanov, Borisoglebskaja, 12, Orel, dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l.
K-do M. V. Nosov, Troickaja, 42, Orenburg (junkom-isto), dez. koresp. pri div. temoj. Resp. garantiata.
— Grupo de esp-istoj (junkom-istoj), dez. koresp. k. eksterl. junkom-istoj. Adr.: K-do M. V. Nosov, Troickaja, 42, Orenburg. Resp. garantiata.
— 25 instruistoj (komenc. esp-istoj) dez. interŝ. PI, gaz., ĵurn. fotojn k. ĉ. l. Adr.: K-do Viktorov-Ĉeĥoviĉ, Klovski sp. 2, Kiev.
Adresŝanĝo: K-do Karl Rösch, Poŝtkesto, 2, Nalĉik (Kaŭkazo) (antaŭe en Stuttgart).
K-do M. P. Avĉenko, Okrfinotdel, Ĉerkasi, dez. koresp. kun Gek-doj de ĉ. l., precipe pri demandoj de samklerigado.
— Esperantista Rondeto ĉe la Klubo je la nomo «Vorovskij», Puŝkinskaja Str., Vladivostok, dez. koresp. k. ĉ. l., precipe k. rondetoj de lab. kluboj. Nepre resp.
K-do M. Popov, ul. Koloneeva 35, st. Mitiŝĉi, Sev. jel. dor. pri ĉiuj temoj, k. ĉ. l.
K-do P. Kirjuŝin, petas ĉ. siajn korespondantojn de nun skribi al li laŭ adr.: Minsk, Poŝtkesto, 33.
Svisio.
— Blindulino dez. koresp. kun ĉiul. geblinduloj. Adr.: F-ino Olga Huber, Place Chaudron, 14, Lausanne.
¹) Preferindeco, utilo, maldomaĝo. — Red.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 123-124, 5 de febrer de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
[BILDO p.1 | 6,3,88,29] Kaplinio de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», la devizo «APERAS SEMAJNE», kaj granda ornama titolo «SENNACIULO» sub kadro kun la slogano «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».
3-a Jaro, N-o 123—124 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 5. Februaro 1927
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XII^e | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XX^e | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
SENNACIISMO JE PRAKTIKA VIDPUNKTO
Pridiskuti ĉu la tuta mondo sennaciiĝos post pli malpli longa tempo — post unu aŭ du jarcentoj — tio povas havi nur spekulativan intereson. Sed la proletoj, kies vivo estas ĉiutage minacata de la naciisma politiko, devas prikonsideri la demandon je tute aktuala vidpunkto.
Tion ni provu fari, ekrigardante al la nunaj problemoj, kiujn ĉiutage priparolas la jurnaloj el la tutmondo. Ekzemple, la usona imperialismo estas nun same vigle atakata en la gazetoj de revoluciaj partioj, kiel en tiuj de la naciistaj, eksterusonaj partioj. Ĉu tio ne estas iom stranga?
La problemo povas esti starigata jene: Ĉu la usona imperialismo iom post iom englutos la malfortajn ŝtatojn, kiuj najbaras ĝin; ĉu ĝia ekspansia potenco senĉese disvastiĝos? Unuvorte, ĉu Usono finfine superregos la tutan amerikan kontinenton, de markolo Bering, norde, ĝis la terpinto Horn, sude?
Kaj ĉu tio estas indiferenta aŭ ne por la laborista klaso? Ĉu ĉi lasta devas batali, militi por defendi la «sendependecon» de la ŝtatetoj, kiuj provas tra la tuta kontinento evoluigi, ĉiu aparte, nacian burĝaron, kaj konsekvence naciecan ideologion?
Por vidi pli konkrete la problemon, ni ekrigardu malantaŭen, ĝis la mezo de l’ lasta jarcento. Ni vidas, ke Usono milite forprenis de Meksikio vastan regionon, kiu konsistigas nun la ŝtatojn Teksas, Arizona, Nov-Meksikio kaj Kalifornio. Kaj post kiam Usono venkis Hispanion kaj forigis tute ĝian regadon el Ameriko, la usona imperialismo antaŭeniras pli rapide al la sudo. En 1903 ĝi kaptas la kanalon de Panama kaj larĝan zonon ĉirkaŭ ĝi per dispartigo de Kolombio. Poste okazas intertrakto kun la respubliko de Nikaraguo en 1915 per kiu Usono akiras la superregadon sur la financoj de tiu ŝtateto kaj la ekskluzivan privilegion konstrui kanalon tra la istmo de Nikaraguo.
Necesas ankaŭ mencii, ke per diversaj financaj intertraktoj Usono fakte superregas la respublikojn de Haiti kaj de Santo Domingo.
Kaj nun la longdaŭra konflikto, pli kaj pli akriĝanta, inter Usono kaj Meksikio alvenigas nin al la aktuala punkto de l’ giganta problemo. Ĉu la Meksikia Laboristaro havas intereson defendi «sian» landon kontraŭ la usona imperialismo? Ĉu la viv- kaj laborkondiĉoj de la laboristoj el la ŝtatoj formitaj el la terpartoj jam «rabitaj» el Meksikio de Usono estas pli- aŭ malpli bonaj ol tiuj de la meksikiaj laboristoj?
Por respondi tute precize al ĉi lasta demando necesus posedi informojn, kiuj tute mankas al ni. En Meksikio kaj la menciitaj ŝtatoj estas bedaŭrinde neniu SAT-ano, kaj eĉ se estus tie kelkaj, ili eble ankaŭ preferus priparoladi politikajn okazintaĵojn, ol informi pri siaj vivkondiĉoj.
Ni emas tamen pensi, ke ne ekzistas granda diferenco inter la sorto de la laboristoj usone regataj kaj tiu de la laboristoj meksikie regataj.
Almenaŭ ni scias, ke en Meksikio kreiĝas nun nacia burĝaro, nacia kapitalo, kiu provas liberiĝi je la fremda kapitalo. Kaj, sekve, por la meksikia Proletaro la demando estas jena: ĉu estas saĝe, ke ĝi preferu esti ekspluatata per fremda kapitalo aŭ nur per la nacia?
Se ekzistus en Meksikio sennacianoj, certe ili tiele prezentus al si la demandon. Kaj ili same certe respondus: ni ne konsentas helpi al la enlanda, nun kreiĝanta burĝaro, por defendi ĝiajn profitojn kontraŭ la atakoj de la usona kapitalo; ni pretas partopreni nur unu batalon: la klasbatalon; ĉiu alia batalo estas nur trompo kaj mensogo; ni deklaras laŭte nian deziron unuiĝi kun la usonaj laboristoj por klasbatali, por forigi ĉian ekspluatadon kaj ĉiujn landlimojn — kaj nian malkonsenton militi nacie kontraŭ niaj usonaj samklasanoj.
Jes ja tiele parolus sennacianoj.
Nun ni demandas: ĉu same parolas ĝenerale la gvidantoj de la laboristaj partioj? Ĉu estas vera la diro de tiuj, kiuj asertas, ke ĉiu revoluciulo estas ankaŭ sennaciulo, ke tute ne necesas priparoli kaj instrui sennaciismon?
Povas esti, ke la sennacieca ideologio ne havas ŝancon kapti la spiriton de la amaso. Povas esti, ke ni vidos, same kiel en 1914, ankoraŭ kelkfoje la popolamasojn lasi sin peli en patriotajn buĉadojn. Ni ja scias kiom forta estas la nacieca ideologio, kiom indiferentas la Laboristaro pri nia kulturmovado, kiom malmulte da internaciistoj konsentas ellerni esperanton. Sed ĝuste pro tio ni opinias, ke la SAT-anoj devas sin gardi, devas ĉiarimede provi eviti la partoprenadon en naciecaj militoj. Kaj pro tio ili unue devas ĉiam prikonsideri ĉiujn aktualajn problemojn je la sennaciisma vidpunkto, por ne lasi sin trompi kiel la amaso.
Ne necesas esti profeto por ekvidi, ke la internaciistoj trovos ankoraŭ belajn pretekstojn por pravigi la partoprenadon de la proletoj en la venontaj militoj naciecaj. Ni ankoraŭ ne forgesis, ke en 1914 la francaj internaciistoj emfazis, ke la
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
Laboristaro havas intereson defendi la demokration kontraŭ la germanaj aŭtokratio kaj militarismo. Kaj la germanaj internaciistoj argumentis, ke la socialistaro devas defendi la kulturon kontraŭ la carismo ktp. Oni ne dubu, ke morgaŭ samaj mistifikaĵoj povos ankaŭ efiki por trompi la simplan popolon.
Se SAT sukcesos atingi, ke, ĉe la venonta milito, ĝiaj anoj estu malpli facile trompeblaj ol la aliaj proletoj, nu, nia Asocio estos bone plenuminta sian edukan taskon.
Sed, mi ripetas, necesegas por tio, ke ni kutimiĝu pli kaj pli konsideri ĉiujn faktojn, ĉiujn okazontaĵojn je sennaciisma vidpunkto.
E. Lanty.
★
Kelkaj historiaj notoj pri Meksikio
Dum 50 jaroj usona kapitalo povis facile eniri Meksikion, speciale de 1876 ĝis 1909, kiam Diaz regadis kiel absoluta mastro. La eksterlandaj potencoj povis ricevi de li ĉion deziratan.
Sed jam en 1908 komenciĝis agitado kontraŭ la fremduloj, speciale kontraŭ la usonanoj. La registaro estis pruntedoninta al «Onklo Sa’ĉjo» Golfeton Magdalena por militŝipara haveno kaj nun la popolo postulis nedaŭrigon de la prunto. La registaro devis obei, samkiel al la postulo, ke la fervojistoj ĉiuj estu meksikianoj. Unu jaron poste, Diaz reelektiĝis kontraŭ la popola volo per la helpo de l’ armeo kaj de mono, kaj la venkita kandidato, Madero, komencis revolucian agadon.
Usono subtenis la revoluciulojn materiale kaj fine Madero triumfis kaj fariĝis prezidanto. Sed, ne ricevinte de li, kion ĝi atendis, Usono helpis al liaj kontraŭuloj kaj milito rekomenciĝis kaj Madero estis mortigita.
Poste Huerta iĝis prezidanto; li estis malŝatata de Woodrow Wilson, kiu prezidentiĝis en Usono tiutempe. La guberniestro de la meksikia ŝtato Coahuila (Koaŭila) levis la revolucian standardon kaj Usono helpis lin. Dume, Huerta, diboĉa soldataĉo, incitis Usonon, kiu ŝipe almilitis la havenon Vera Cruz, aprilon 1914. Carranza akre protestis, ke Usono ne rajtas invadi por puni Huerta’on. Fine Huerta estis forpelata kaj iris en Usonon, kie li baldaŭ mortis.
En oktobro 1914, la usonaj soldatoj estis forigitaj de Vera Cruz kaj Carranza, nomita de la revoluciuloj «Unua Ĉefulo», estis konsiderata fakte kiel reganto.
La usonaj imperialistoj malkontentiĝis pro la konstantaj militoj en Meksikio kaj serĉis taŭgan por si homon, kaj trovis lin en la persono de F. Villa, ruza kaj samtempe sangema revoluciisto. Komenciĝis nova epoko de batalado; post unu jaro Villa estis venkita. Estante malkontenta kontraŭ Usono, li invadis ĝian ŝtaton, Nova Meksikio, kie li elmontris siajn kutimajn fiagojn.
Tiam generalo Pershing (Perŝing) estis sendata al Meksikio, spite la protestoj de Carranza. Usono respondis, ke ĝi agas laŭ sepdekjara intertraktado por protekti landlimojn kontraŭ ruĝhaŭtuloj. La «puna» ekspedicio eniris ĉiam pli suden. Carranza malkonfesis la antikvan traktadon, postulante la tutan foriron de Pershing kaj ordonante al siaj soldatoj ataki la usonanojn, se ili irus pli suden. Kunpuŝo okazis, en kiu la meksikianoj venkis kaj Pershing estis alvokata Usonon.
La konstitucio meksikia de 1917 starigis leĝon, ke la subteraj riĉaĵoj estu nacia propraĵo, kontraŭ kiu la usonaj milionuloj ankoraŭ direktas siajn pretendojn. Carranza bone komprenis ĉition, ankaŭ, ke Eŭropo malestimas meksikianojn kiel malsuperan rason. Do, li sin turnis al Centra kaj Suda Ameriko kun sugesto de unuiĝo hispan-amerika. La alvokitoj ĝoje akceptis la ideon, vidante en ĝi protekton kontraŭ la imperialismo usona.
En 1920 devis okazi reelekto de prezidanto kaj denove la popolo revolucie ekscitiĝis. Carranza estis mortigata kaj Obregon elektita. Usono helpis al tiu lasta, sed fine li abdikis kaj la nuna prezidanto Calles alprenis la prezidseĝon. Li daŭrigas la sendependecan politikon komencitan de Carranza kaj Obregon; li malpermesas ĉian ajn eksterlandan influon, ĉu de kapitalistaj registaroj, ĉu de Sovetio, kvankam la meksikianoj festis la alvenon de Kollontai post ŝia forpelo el Usono.
La leĝo pri la subtero funkcias depost la 1-a de januaro 1927 kaj la permesoj por trabori, se ili ne estos denove konsentataj antaŭ tiu dato estos nuligataj, tio spite la minacoj de la imperialistoj alilandaj.
Grava malsano de hispana Ameriko estas la konstanta perarmea ŝanĝo de la registaro; tio trafas nun Nikaraguon, kie batalis la du familioj de Chamorro kaj de Sacasa por la prezidanteco, ambaŭ promesantaj multon al la lastatempe formiĝanta Laborista Federacio kaj, post elekto, rompantaj ĉiujn promesojn. Nun atendas la Federacio plifortiĝon sian por antaŭmeti kandidaton propran, laŭ la ekzemplo de Meksikio.
Kio nun malbone efikas sur la ekonomian vivon de Meksikio estas la senvaloriĝo de l’ arĝento. Oni memoru, ke Meksikio estas la unua produktanto de la blanka metalo jam de jarcentoj.
Tiu skizeto helpu laŭeble la legantojn de «S-ulo» kompreni la minacan situacion en kiu nun baraktas Centra Ameriko.
Laŭ raporto de Jesus Amaja, esperantisto — ne SAT-ano.
NORVEGIO
La situacio sur la merkato de laborforto
En la lasta tempo estis malmultaj kaŭzoj por konfliktoj. Depost la grandaj bataloj kaj la lokaŭto en printempo de la jaro 1926, la laboristoj estas katenitaj per longdaŭraj tarifkontraktoj kaj estas prenita de ili ĉia agadolibereco. La sindikatistoj gvidis lokan strikon en Odda-Tyesedal. La laboristoj postulis pli bonan reguligon de la libertempoj, kaj ili plene sukcesis.
La batalo en Malmo senŝanĝe daŭradas. La entreprenistoj ne sukcesis funkciigi kun helpo de strikrompantoj la produktadon. La simpatio de la enloĝantaro turnis sin al la strikantaj sindikatistoj. Oni supozas, ke la fabrikdirektoraro nun post preskaŭ du jaroj deziras interkonsenti kun la laboristoj. La strikantaj laboristoj intertempe trovis laborojn ĉe kamparanoj kaj tiel pli bone povas elteni la strikadon.
Senlaboreco
La nombro de la senlaboruloj estas hodiaŭ jam 14 000 en nur Oslo. Dum la lastaj semajnoj la urbo okazigis publikajn helplaborojn, per kiuj povis esti okupataj 3000 laboristoj. Restas tamen ankoraŭ 11 000 senlaboruloj, kaj la nombro certe grave plialtiĝos. La komunumaj helplaboroj estas tre mizere salajrataj, tial ili efikas kiel salajropremo (instigo al malaltigo de salajro). La dumhora salajro estas 60 eroj.
Unuecoceladoj
Lastatempe koncentriĝis la intereso de la reformistaj sindikatoj al la unuecemo, kiu ekzistas inter la socialdemokrata laboristpartio kaj norvega laboristpartio. Estas nun preskaŭ certe, ke okazos interkonsento inter ambaŭ partioj, kaj ke estas fondota unueca partio.
Por ebligi ĉi unuiĝon eĉ la socialdemokrata Laborist-Internacio deklaris sian konsenton al dumtempa eksiĝo. Pro ĉi celo Frederiko Adler troviĝis en Oslo, por helpi al efektivigo de nacia unuiĝo de ambaŭ politikaj partioj en Norvegio. Ĉi nacia unuiĝo verŝajne baldaŭ efektiviĝos sur la bazo de la socialdemokrataj ideoj.
★
La faŝista revolucio en Litovio
En 115-a n-o de Sennaciulo mi skizis la karakteron de l’ estinta demokratio en Litovio, kiu, ĝenante la laboristan movadon, lasis liberajn manojn al la reakciularo. Tiu ĉi ne dormis. Preparinte la spiriton de la civitanoj per siaj mensogoplenaj gazetoj, farinte provprezentadon dum manifestacio de faŝistaj studentoj, la 21-an de novembro, havante ĉe sia flanko la gvidantaron de l’ armeo — la reakcio efektivigis nokte,
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
la 16—17-an de decembro, militistan revolucion en la tuta lando. En la ĉefurbo Kaŭnas estis arestataj la dormantaj ministroj. Taĉmentoj de militistoj dispelis la malfruan kunsidon de l’ parlamento, arestinte la prezidantaron, poste ankoraŭ kelkajn deputitojn de l’ socialdemokrata frakcio.
La 17-an de decembro la tuta popolo prepariĝis solene por festi la 60-jaran jubileon de l’ prezidanto de l’ Respubliko d-ro Grinius, sed kiam la feliĉa gratuloto vekiĝis matene kaj ekrigardis tra la pordo, li vidis sian palacon ĉirkaŭita de faŝista gardistaro kun nudaj bajonetoj. Kirasitaj aŭtomobiloj promenadis tra la urbo, rajdadis taĉmentoj de stultaj soldatoj, komandataj de faŝistaj oficiroj, kaj la abundaj flugfolioj anoncis la sensangan revolucion, kiu renversis la antaŭan «bolŝevikeman» reĝimon kaj savis la patrion el la ungegoj de «minacanta komunista revolucio». Kiel diktatoron oni proklamis faŝiston, majoron Plehoviĉ, kaj kiel militkomandanton de Kaŭnas — la redaktoron de faŝista gazetaĉo «Volo de l’ Popolo» s-ron Grigaliunas – Glovacki, kiuj ambaŭ estis antaŭsemajne malliberigitaj de l’ antaŭa registaro kaj nun liberigitaj.
Sed al malkaŝa diktatoreco ne fidis la reakciuloj — do ili komencis ludi komedion — ŝajnigi laŭleĝecon. Elpostulinte abdikskribon de l’ arestita ministraro, ili starigis sian propran, kiun la Prezidanto de l’ Respubliko d-ro Grinius konfirmis (verŝajne sub minacoj) kaj samtempe mem abdikis (18-an de dec.).
La 19-an la parlamento elektis novan prezidanton de l’ Respubliko — naciiston A. Smetona — «laŭleĝe», kvankam la kunsidon ĉeestis ne eĉ duono el la parlamentanoj, dum la leĝo postulas ĉeeston de plimulto por elekto de prezidanto. Tiel ŝajne finiĝis la faŝista diktatoreco.
La abdikintaj ministroj kaj arestitaj parlamentanoj estis reliberigitaj. Sed ĉu gravas por ni tio? Gravas: kio okazis en la laboristaj kvartaloj? Arestoj, arestoj, arestoj! Laŭ burĝaj gazetoj, dum la unua tago estis arestataj 150 «komunistoj» en la lando; ĝis la 21-a de decembro la nombro kreskis ĝis 250. Ne miskomprenu min — komunisto ĉe ni oni nomas ĉiun, kiu ne estas faŝisto. Militistoj okupis ĉiujn laboristajn redakciojn, ĉiujn profunuiĝejojn, brute malordigante la dokumentojn, serĉante materialon por novaj arestoj. Kioma nombro da arestitoj estas nun, estas malfacile diveni — almenaŭ ne malpli ol 500. Stariĝis militista juĝo. Kvar laboristoj estis kondamnataj al morto: 1. K. Pozela, laŭ burĝa gazetaro, prezidanto de C. K. de Lit. Kompartio; 2. J. Greifenberger, iliadire aktivulo de I. R. H.; R. Černy, iliadire organizinto de komunista terorista rondeto; 4. K. Giedrys, iliadire prezidanto de Unuiĝo de Lit. Kom. Junularo. Leginte la verdikton, la mortigistoj disiris por festi la sanktan Kristnaskon kaj, post gajaj diboĉoj la 27-an de decembro, ili ordonis mortpafi siajn viktimojn.
Honoron al la martiroj de la Laborista Ideo!
Ankoraŭ multaj atendas la saman sorton. Jen la sensanga revolucio!
[BILDO p.3 | 34,15,59,41] Karikaturo: dika faŝisto en veŝto kaj kravato portas sur la ŝultro sangantan hakilon; malantaŭ li pendumiloj kun pendigitoj, ĉe liaj piedoj kuŝanta korpo; nigraj birdoj flugas en la ĉielo. Subskribo de la desegninto [nelegebla].
La faŝista teroro trapasas Litovion
Kaj la nova registaro triumfas. Ĝenerala faŝista sekretario Turati kaj la faŝistoj de Latvio kaj de aliaj landoj sendis gratulojn kaj bondezirojn al la batalantoj «kontraŭ malordaj tendencoj». Ĉi tiuj afable respondis kaj Italio pliampleksigas sian reprezentantaron en Litovio, deklarante, ke Litovio estas pli proksima al la faŝista koro, ol aliaj Baltaj ŝtatoj.
Parlamento ludas komedion. La ŝtata gazeto skribas ankoraŭ, ke l’ nova registaro serĉos rimedojn por ŝanĝi la konstitucion, por ke ĝi donu pli da rajtoj al la registaro. Onidire, estos nuligata la ĝenerala voĉdonrajto. Pro la milita ŝtato en la tuta lando, pro la milita cenzuro, ĉio estas «trankvila»; nenia laborista gazeto, nenia laborista movado, nenia klasbatalo! La tuta lando estas kontenta pro la okazintaĵoj, laŭ la burĝaj gazetoj. Unuvorte, venis la regno de dio sur la litovan teron.
Kaŭnas, 8. 1. 27. — Unu el multaj.
★
Laborvivo en Palestino
En Palestino, kiu estas lando malgranda kaj malriĉa, pro manko de akvo kaj karbo, ne povas esti disvastigata fabrika industrio. Tial la klaso de fabriklaboristoj forestas. La ĉefa vivrimedo de Palestinano, arabo, estas la tero. Sed la situacio ŝanĝiĝis antaŭ 10 jaroj. Granda enmigrado de hebreoj, 2000 homoj enirintaj ĉiumonate Palestinon, kreis en mallonga tempo ĉirkaŭ 100 koloniojn kaj grandan urbon, Tel-Avivo (Printempa Monteto), je la bordo de la maro¹).
¹) Mi parolos nur pri Hebreaj laboristoj ĉar arabaj ne estas organizitaj kaj tial mi ne povas doni pri ili precizaĵojn.
Nun estas klare, ke laboristoj de Palestino dividiĝas je du ĉefaj grupoj: 1. Konstruistoj, 2. Terlaboristoj.
La unua grupo, konstruistoj, vivas kune kaj havas unu komunan kason. La anoj de tiaj «Gdudoj» (Batalionoj) laboras 8 horojn ĉiutage, ricevante, simpla laboristo — 20—25 piastrojn (20 piastroj = 1 dolaron), profesiisto — 50—80 piastrojn. La mono eniras en la komuna kaso, kaj la administracio zorgadas pri la bezonoj de siaj laboristoj — anoj. Tiel, ili enkondukas en la vivo la konatan devizon «donu laŭ kapableco kaj ricevu laŭ bezono».
La plej granda «Gdud Haavoda» (Laborbataliono) estas ĉe Jerusalemo. En pli multe ol 50 dometoj loĝas ĉirkaŭe 500 gelaboristoj. Pli malgrandaj estas ĉe Tel-Avivo kaj Haifa.
Dum la 10 lastaj jaroj la situacio de ĉi «batalionoj» estis bona, sed pro la ekonomia krizo, kiu venis kune kun la ĉeso de la enmigrado, en komenco de 1926, ĝi ekmalboniĝis kaj tial la labormovado estas nun malhelpata.
Krom tiaj «batalionoj», la laboristoj estas ankaŭ organizitaj en t. n. «Kvuco»j, kiuj prezentas grupon el 20—30 laboristoj, ordinare aro de samprofesianoj. Ili ankaŭ vivas komune.
Eĉ laborista arabo, kiu pro siaj primitivaj bezonoj kontentiĝas per 10—8 piastroj ĉiutage, ne povas tamen konkuri kun la «batalionoj», ĉar reciproka helpo de batalionanoj kaj modernaj maŝinoj starigas ilin ekster ia konkurado, dum al la «Kvuco» la konstanta konkurado de araboj tro malutilas. Nun oni gvidas grandan propagandon interhebreoj kaj araboj por t. n. «Ahdut Haavoda» (Kunigo de Laboro).
Pli bona estas la situacio de la dua grupo — terlaboristoj. Inter ili estas du kategorioj, a) Laboristoj memstaraj, laborantaj sur la terpeco ricevita de Keren kajemet le-Israel (Hebrea Nacia Kaso) kaj b) la taglaboristoj ricevantaj laboron de la vilaĝanoj. Kvankam la laboristo en kolonio ne ricevas pli ol 15—18 piastrojn ĉiutage, li tamen havas la sekvantajn profitojn: 1. La vivo en kolonio estas pli malkara ol en urbo, 2. la fantomo de senlaboreco ne staras post liaj ŝultroj kaj 3. araboj ne povas konkuradi kun hebrea laboristo en vilaĝo.
La plej grandaj komunaj kolonioj estas; En-Harod Tel-Josef (nomita tiel je la memoro de Josef Trumpeldor, la heroo de la defendo de Galileo) kaj Kfar-Jeheskel. Ili estas nun la modelaj kolonioj en Palestino, laŭ ilia fruktnaskeco kaj vivordo. Kvin jarojn antaŭe tiu ĉi distrikto estis unu granda marĉo, loko de nekuracebla malario. Sed per neordinara sindono de la pioniroj-laboristoj, kiuj kun danĝero por sia vivo sekigis la marĉojn, nun tie ĉi estas ia Edeno.
Kaj fine jen interesinda detalo. En urboj kiel en vilaĝoj, ne nur la laboristoj gepatroj vivas kiel unu «Rondo familia»,
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
sed ankaŭ la infanoj. La sistemo de la komuna edukado de la infanoj estas enkondukita en la komunaj kolonioj kaj «batalionoj» de Palestino laŭ vidpunktoj ideaj kaj praktikaj. La patrino estas tre okupata per malfacila laboro kaj ŝi ne havas nek eblecon nek tempon doni al sia infano la bezonatan zorgadon, dum en la vartejoj, kiuj estas mastrumataj laŭ la plej modernaj principoj, la infano ricevas bonegan kaj sanan edukadon.
Konstruistoj, terlaboristoj kaj oficistoj estas ĉiuj anoj de Ĝenerala Hebrea Laboristorganizo, kiu havas ĉirkaŭe 25 000 membrojn kaj reprezentas proksimume 20% de la Hebrea loĝantaro en Palestino. Ili eldonas ĉiutagan gazeton «Davar» (Vorto), kiu aperas en 10 000 ekzempleroj kaj estas unu el la plej riĉaj gazetoj en Palestino.
P. Hein, esperantisto — ne SAT-ano Achva, Jerusalem.
★
Vartejo ĉe la tria ŝtata Tabakfabriko en Kremenĉug
Preskaŭ en ĉiu pli aŭ malpli granda fabriko, aŭ laborejo, kie laboras nur patrinoj-laboristinoj, ekzistas vartejo por iliaj infanoj. Plej ofte ĉi infanejo lokiĝas en estinta palaco, domego aŭ kastelo de eks-kapitalisto. Kompreneble, ke la ejo estas vasta kun grandaj helaj ĉambroj kaj kun aliaj akcesoraĵoj necesaj. La priservantan oficistaron pripagas la administracio de l’ entrepreno kaj ankaŭ parte la sindikato, kies membroj estas la laboristinoj de ĉi entrepreno. Krome, la lab-medicin-oficejo donas ĉiujn necesajn instrumentojn higienajn, diversajn konsilojn, receptojn por la malsaniĝintaj infanoj aŭ patrinoj kaj kontrolas ĝian
[BILDO p.4 | 1,60,39,77] Foto: malgrandaj infanoj sidas ĉe tabloj en ĉambro de la vartejo, ĉirkaŭataj de vartistinoj en blankaj kiteloj; sur la muro steloj kaj portreto.
Dum la manĝado
agadon kaj funkciojn. Tiamaniere la infanoj estas diversflanke plene prizorgataj kaj la morteco inter ili fariĝas maloftaĵo.
Kiel modelon de infanejo mi penos priskribi la infanejon ĉe l’ 3-a ŝtata tabakfabriko en Kremenĉug.
Kiel sciate, la plej malsaniga kaj danĝera por la sano estas la laboro en kemi- kaj tabak-industrioj. En la lastaj plej ofte laboras patrinoj, kiuj mem devas nutri kaj prizorgi siajn infanojn. Por ne allasi difekti la infanojn per la tabakpolvo kaj aliaj malpuraĵoj, oni la infanojn diversajn forprenas de l’ patrino dum ŝia laboro, kaj nur post la laboro kaj kondiĉe ke forestu tabak-polvo kaj ceteraj malpuraĵoj oni allasas ŝin al la infanoj. Se ŝi havas suĉ-infanon, oni al ĝi allasas ŝin, ĉiutrihore, post ŝia forlaso de ĉia malpuraĵo kaj vestiĝo per blanka mantelo.
Pri la infanejo mem. En ĉiu vartejo troviĝas proksimume 35—45 diversaĝaj infanoj; 2—4-jaraj, 18; 1½—2-jaraj, 9; 1—1¼-jaraj, 7; suĉ-infanoj, 7.
[BILDO p.4 | 37,24,66,41] Foto: grupo de vintre vestitaj infanoj kun vartistinoj ekstere sur neĝo, antaŭ konstruaĵo.
Dum la promenado
La infanojn oni nutras trifoje dum tago: 1e) matenmanĝo je la 9-a konsistas el kafo kun lakto, bulko kun kakao kaj butero; 2e) tagmanĝo je la 12-a konsistas el du porcioj: a) lakta supo, b) kazeaĵoj diversaj; 3) vespermanĝo konsistas el tri porcioj: a) barĉo (supo), b) kotletoj, c) deserto. Ĉiu infano ricevas po 1200 kalorioj dum la tago.
Priservas la 35—45 infanojn: 1) 3 edukistinoj-pedagoginoj, 2) 2 fratinoj-higienistinoj, 3) 1 gvidantino, 4) 1 kuracistino de infan-malsanoj, 5) 1 lavistino, 6) 1 kuiristino, 7) 2 purigistinoj. Entute 11 personoj prizorgas nian vartejon¹). Kiel konstateble, unu persono zorgas kvar infanojn. Kvankam la soveta registaro nun severe enkondukas «la reĝimon de l’ ŝparemo», tamen por la infanoj — la fundamento kaj la estonto de l’ homaro — ĝi ne ŝparas…
La patrinoj alportas la infanojn je la 7-a horo matene kaj forprenas ilin hejmen post la fino de l’ laboro. En la tabak-fabriko, la laboristinoj laboras nur 7 horojn, tiamaniere je 2—3-a horo posttagmeze, la patrinoj rajtas forpreni siajn infanojn.
Jenaj ĉambroj ekzistas en la vartejo: 4 dormoĉambroj, por ĉiu aĝo aparta dormejo; 4 ĉambroj por ludado; 1 komuna manĝoĉambro; 2 ban-ĉambroj kaj 1 patrin-anguleto, kie la patrinoj povas ĝui liberan tempon kaj nur rigardi siajn infanojn, sed ne alpaŝi en malpura vestaĵo.
S. Goldfeder (5778), «Esperanto», Kremenĉug²).
¹) Estus ankaŭ tre interese ekscii pri la respektiva salajro de ĉiu persono. — Red.
²) Noto de l’ aŭtoro: Mi petas pri alsendo de ĉiu gazeto, kiu eventuale represis mian artikolon.
Jubileo-Ĉeno¹)
Rattray (Glasgow) 2 mk. g. alvokas K-dinon Jarova (Bogorodsk), Lasserre (Ivry). — Jeleznjakov (Sverdlovsk) 1 rubl. invitas: Pichler (Wien), Friedrich (Markranstädt), Petzold (Netzschkau), Floss (Glauchau), Zscherper (Meissen), v. d. Heid (Dortmund), Morgenthal (Andrimont), Capoulade (Cette), Juan Matas (Palma de Mallorca), Greif (Odessa), Zirjanov, Korjakovcev, Vlasov, Melentjev, Besedniĥ, Kojevnikov, N. Korjakoveev, Panjŝin (Urala landparto). — Lab. Esp. Klubo (Glasgow) 8/6 ŝil. alvokas Lab. Esp. Klubo (London). Franz k. Emmi Bauer (Gablonz) 40 kr. ĉek. alvokas K-dinojn Grete Jäkel (Bad Schlag), Anna Bouda (Nieder-Hanichen), F. Lustinetz (Bodenbach). — Lustinetz (Bodenbach) 30 kr. ĉek. — «Galmor» 1 ŝil. aŭstr. — Letsch (Bratislava) 2,50 kr. ĉek. — Kazakeviĉ (Andijan) 0,85 rubl. — Winkler (Wien) 0,50 ŝil. aŭstr. — Kotzinger (Wien) 1 ŝil. aŭstr. — Pichler (Wien) 1 ŝil. aŭstr. — Aresti (Bilbao) vegetarano 6,40 peset., invitas ĉ. esp. vegetaranojn sekvi la ekzemplon. — Potysz (Karvinna) 10 kr. ĉek. — Kahlert (Waltersdorf) 2 mk. g. alvokas Goth k. Melzer. — Bauer (5664) 5 fr. fr. — K-dino Noel (memore je Währing) 25 fr. fr. — Sender (Barcelona) 5 peset. — Borrell (Barcelona) 3 peset. — Späth (Dachau) 5 mk. g., alvokas J. Füssl (Salzburg, Gaswerkgb. 27). — K-dino Morgan (Bournemouth) 2/6 ŝil. — Machek (Radkyne) 5 kr. ĉek. — Frank (Motovilijĥa) el mia esp.-kora honorario 1 rubl., alvokas ĉ. esp.-korajn lab-antojn por gaz., doni parton el honorario al SAT-kaso. — Manning (Manchester-Longsight) 2/6 ŝil. — Rublev (Odessa) 1 rubl. invitas Gek-dojn Yelland (Konstantinoplo). — Sadykov (Leningrad) 1 rubl. k. invitas ĉ. siajn gekorespantojn. — Ŝubin (Sverdlovsk) 1 rubl. alvokas K-dinon B. Neznaeva (Ĉelabinsk), Kantoroviĉ k. Kokŝarskij (Sverdlovsk). — K-dino A. Favreau (5885) 5 fr. fr. — Mathieu (Montluçon) 0,29 mk. g. — Bienjavskij (Chicago) 2,50 dol. — Wotschke (745, Dresden) 1,50 mk. g., alvokas Barreira (Loanda) k. Mokrecov (Oranienbaum). — Fehér (Bratislava) 12,50 kr. ĉek. — Maxian (Bratislava) 5 kr. ĉek. — Sima (Bratislava) 5,25 kr. ĉek. — Air (Manchester) 1 ŝil. — Saratov-aj SAT-anoj 5 rubl., invitas geedzojn Yelland (Konstantinoplo), Eberle (Pokrovsk). — Bauer (Innsbruck) 10 ŝil. aŭstr. — Wutte (Strasbourg) 2,50 fr. fr. — Gedai (493, Halle) 2 mk. g. — Valentiner (Bad Reichenhall) 2,50 mk. g. alvokas K-dojn en Freilassing. — Ryjij (Poltava) 1 rubl. — Olejnik (Poltava) 1 rubl. — Jubel (Crimmitschau) 0,85 mk. g. — Gracia Galan (Colombelles) 9 fr. fr. — Braun (Leipzig) 0,50 mk. g. — Muravkin (Berlin) 2,10 mk. g. alvokas Gek-dojn en Berlin precipe Bennewitz, Barthelmess, Schulze, Sproeck, Vildebrand, Kottke k. Smotricky. — Sterzenbach (Essen) 1 mk. g. alvokas Poluŝin (Irkutsk). — Kovaĉs (Nové Zamky) 7,50 kr. ĉek. — Valeŝ (Trutnov) 17 kr. ĉek. — 221 — 15 kr. ĉek., Pápay (Bratislava) 17,50 kr. ĉek., Wakonigg (Köflach) 1 ŝil. aŭstr. — SAT-grupo (Vladivostok) 2 rubl., invitas la SAT-anojn en Harbin, Ŝanhaj k. Tokio. — Hamon (Joinville) 10 fr. fr.
¹) Vidu la n-on 100 de «S-ulo».
— pàgina 5 —
LENIN
(Je la 3-jara datreveno de lia morto, 21. Januaro 1923)
Sur la limoj de du mondoj — Eŭropo kaj Azio, ĉe la antaŭeniro al la nova epoko, aperis li, kiun neniam laciĝos laŭdi nek Oriento, nek Okcidento.
Paroli pri Lenin — estas paroli pri la sorto de l’ Laboristaro, pri du militoj kaj tri revolucioj, kiujn travivis la rusa Proletaro sub la gvidado de Lenin; estas paroli pri tricentjara sklaveco de la rusa popolo, kiu ĉesis nur antaŭnelonge.
[BILDO p.5 | 8,26,34,48] Desegnaĵo de Lenin kun kaskedo, starante kun la manoj en la poŝoj; malantaŭe la turoj kaj kupoloj de Kremlo. Supre dekstre la surskribo «LENIN».
Eĉ pli — paroli pri Lenin estas paroli pri la batalo por liberigo de l’ tutmonda Laboristaro, pri imperiisma milito kaj pri la semoj de l’ tutmonda revolucio, kiujn ĝi semis; pri la komenco de l’ ribelo de la subpremitaj popoloj; pri la nova homaro, pri la nova epoko, kies travivantoj ni ĉiuj estas.
Ĉar en la nomo «Lenin» estas unuigita ĉio, kion ĉiu klasa grupo laborista volas meti en sian liberigan devizon.
Estas en la mondo malmultaj, kiuj laŭ varmanimeco egalus al Lenin. Oni povas lin aŭ malami per ĉiuj fortoj, vidante ĉe li ĉion, kio ribeligas popolojn kaj klasojn, kio forpelas la trankvilan epokon de socia «paco kaj konsento» — aŭ lin amegi, same per siaj ĉiuj fortoj, ekflamiĝante ĉe tiu-ĉi nomo, lin benante sur barikadoj kaj sur la morta kampo de la lasta batalo.
Lenin estas ĉieestanta: ĉie, kie ni ekvidos la sanktan ribelemon, la deziron batali por pli bona estonteco, la malamon al siaj klasaj malamikoj — tie estas Lenin. Kantis pri li Orienta paŝtisto:
«Super astroj levinte sian kapon, Lenin tuj ekvidis tutan mondon; Lia saĝo estas granda kaj nekomprenebla; Li nin gvidis nelonge Kaj lia regado estis kvazaŭ fajro, Kiuj al unuaj donas lumon kaj varmon, Al aliaj flamon. En ĉi flamo forbrulis lia vivo, Kiun li mem bruligis en la fajro de amo.»
La rusa kamparano opinias, ke tute ne mortis Lenin, ke li ĉiam vagas tra la vilaĝoj de vastega Rusio kaj ĉie pliordigas la regadon de l’ sovetoj, punante tiujn, kiuj ne timis malplenumi lian testamenton.
Kaj li vere ne mortis. Li eterne vivos en la koroj de la tutmonda Laboristaro kaj kamparanaro, en la koroj de ĉiuj, kiuj ankoraŭ suferas kaj malsatas. Li eterne vivos en siaj verkoj — tio, kion ni nomas «leninismo» ĉiam gvidos tiujn, kiuj batalas por la laboristaj interesoj, kiuj konstruas socialismon. Ĉiu datreveno de lia morto estas por ni tempo, por enrigardi la tutan travivitan jaron — ĉu ni bone plenumis dum ĉi tempo liajn dezirojn, ĉu ni ne foriris de tiu vojo, kiun li destinis?
Kara gvidanto! Viaj adeptoj bone kaj ne disigite iras laŭ via vojo; viaj ideoj paŝon post paŝo almilitas la mondon!
P. Kirjuŝin, Minsk.
★
EL BRITIO
Privilegiataj laboristoj
For de mi la penso laŭdi la kapitalistojn; mi celas nur elmontri, ke kelkiuj el la anglaj laboristoj laboras ĉe bonaj kondiĉoj (kompare kun aliaj) kaj estas mia opinio, ke la Tutlaboristaro povus ĝui tiajn laborkondiĉojn.
Ĉirkaŭ 11 kilometroj for de la urbo Birmingham, troviĝas la kakao-kaj ĉokolado-fabriko de Cadbury Fratoj. Ĝi estas lokita en kampar-ĉirkaŭaĵo, tute malsimila je la alifIanko de Birmingham, nomita la «Nigra regiono», pro la fumego kaj malpuraĵo eljetataj de la multaj ferfandejoj, ĥemio-fabriko, minejoj, ktp.
Ĉe la kakao-fabriko estas preskaŭ 11 000 laboristoj, kiuj elektas anojn al 130 diversaj komitatoj, kaj ĉiu komitato elektas anon en la konsilantaron. La konsilantaro elektas la samajn nombrojn da reprezentantoj kiel la direktantaro por kunvenoj, en kiuj oni diskutas pri laborkondiĉoj, saneco, pureco, libertempoj, salajroj, teknikaj aferoj, edukado ktp. Estas notinde, ke la direktantaro rekonas kaj ne malobeas la metiistajn unuiĝojn kaj iliajn morojn kaj regulojn.
La fabrik-ĉambregoj estas larĝaj, altaj kaj heligataj per fenestroj grandaj. Kelkeda oficejoj enhavas arbetojn, palmojn ktp.
Distradaj kampoj ampleksas pli ol 40 hektarojn kaj estas taŭge aranĝitaj por la plej modernaj sportoj: kriketo, piedpilkoludo, hokeo, teniso, naĝado ktp. Somere gelaboristoj dancas dum la tagmanĝa horo sur la parketoj.
Laboristoj ricevas pension, kiam ili fariĝas 60-jaraj kaj la laboristinoj 55-jaraj. La firmo kaj la gelaboristoj kotizas saman sumon al la Pensia Kaso.
La kontistoj 16-jaraj povas ĉeesti lernejon dum du duontagoj ĉiusemajne kaj devas ĉeesti unu duontagon. La lecionaro estas tre liberala kaj ĝenerala: aritmetiko, historio, civitaneco, scienco, arto ktp.
Estas ankaŭ Junula Klubo por diversaj distroj kaj amuzoj.
Kompreneble en tia medio estas malfacile propagandi niajn kontraŭkapitalismajn ideojn. Nur idealistaj homoj povus en tiaj kondiĉoj okupiĝi kaj klopodi por ŝanĝi la nunan mastrumsistemon. La SAT-anoj estas tiaj homoj, ĉu ne?
Roberto (7840).
★
PRI «BARBARAĴOJ EN SOVET-SIBIRIO»
En Sibirio mi loĝas jam multajn jarojn kaj ĉevale vojaĝis tra ĝi ĉirkaŭ 1000 kilometrojn, vizitinte multajn urbojn kaj vilaĝojn en Tobolska, Enisejska kaj Irkutska gubernioj. Mi sufiĉe bone konas la vivon de rusaj vilaĝanoj eĉ en tia neatingebla «barbarejo», kia estas la regiono de elfluejo de rivero Enisejo (nord-okcidenta Mongolio trans Sajanoj). Nun mi loĝas ĝuste en mezo de Sibirio, en Irkutsk kaj atestas: 1. gazeto «Sovet-Sibirio» menciita en n-o 3 de Sennaciulo en Irkutsk ne estas eldonata tie. N-o 100 de samnoma gazeto presata en Novosibirsk havas nek unu linion pri la okazintaĵo (drinkemo monstra, kiam oni ne sukcesis bandaĝi ĉiujn viktimojn). La numero aperis la duan de majo, estis postfesta kaj tial havas nur unu folion. 2. Pri la kontraŭepidemiaj superstiĉoj rakontitaj de «Münchener Zeitung» (nudaj knabinoj ĉirkaŭplugas minacatan de l’ epidemio vilaĝon) en Sibiriaj vilaĝoj mi, nek iuj el miaj konatoj, ion aŭdis.
«Ruĝan gazeton» de Tomsk mi ne trovis (n-o ne menciita), sed mi estas konvinkita, ke tia noto en la gazeto aŭ ne ekzistas, aŭ estas
[BILDO p.5 | 60,55,87,73] Foto de maljuna barbulo sidanta ĉe skribotablo kun paperoj kaj kemiaj iloj. Subskribo: Fama kemiisto D. Mendeléeff — Sibiriano 1834—1907
fantazio, ŝtelita de l’ kronikisto el verkoj de malnova rusa verkisto-etnografo Melnikov, kiu ŝatis antaŭ 70 jaroj rakonti kuriozaĵojn el moroj de rusaj skismanoj rifuĝintaj en sovaĝaj praarbaroj. Cetere en jaro 1926 Sibirio ĝenerale epidemiojn ne havis.
- Pri malkulturo. Balaganska gubernio tute ne ekzistas. Sed apud Irkutsk estas urbeto Balagansk. Ĉirkaŭ 40 kilom. de Balagansk estas vilaĝo Mjatljaevo, kiu havas 120 mastrumejojn kun 470 homoj, lernejon kun 42 lernantoj kaj specialan poŝtiston, K-don Klepnikov.
Li regule dufoje dum semajno liveras ĉiujn poŝtaĵojn al kaj de najbara poŝtoficejo Konovalovo. Do oni ne povas diri, ke «ili ne
— pàgina 6 —
konas eĉ petrololampon kaj vespere sidas ĉirkaŭ fajro, bruligante pintorĉojn» kaj ke homoj kun gazetoj nur okaze trafas la vilaĝon. La irkutska gazeto «La potenco de laboro», n-o 219, ne havas tian noton. 1500 kilometrojn de Irkutsk en Minusinsk aperas alia «Potenco de laboro», sed mi ne sukcesis vidi ĝian n-on 219.
- Pri «vagisteco» (ruse «ĥuliganstvo»). En Rusio ĉi vorto estas uzata nur de la jaro 1905 kaj nomas diversajn diboĉaĝojn kaj maldecaĵojn (bruo, ofendoj ktp.), kiujn faras precipe junuloj pro superfluo da malbone direktita junula energio. La agoj ofte kaŭzas neintencitan malutilon. La vorto ĥuligan estas angla (en London tiel estas nomataj stratoj rabistoj). Ĥuliganstvo tre disvastiĝis en Sovetio kaj tial oni entreprenis gazetan agitadon kontraŭ ĝi kaj altigis punon pro ĝi. Jen kial dum 2—3 monatoj de l’ jaro 1926 la notoj (ofte hiperbolaj) en gazetoj estis multaj kaj same oftiĝis juĝprocesoj kontraŭ ĥuliganoj «modelaj». Tia juĝo okazis en vilaĝo Miĥaljovo (22 kilom. de Irkutsk) kontraŭ 14 junuloj, kiuj dum noktoj kun harmoniko vagis tra stratoj, bruegis, diboĉis, ofendis virinojn, malpurigis pordon de vilaĝestrejo ktp. Rezulte kelkaj el la 14 «ĥuliganoj» trafis malliberejon por 1, 3 kaj 5 monatoj. — Rakontoj pri «ĥuliganoj» ofte kaŭzas ĉe ni rideton, kiu nun direktiĝas kontraŭ «Münch. Zeitung», viktimo de nescio. Vere, ke kulturo de sibiriaj vilaĝoj ne estas alta. Tamen ĝi estas tute sufiĉa por klubigi multajn vilaĝajn preĝejojn kaj indigni kontraŭ kapitalista milito. Ĉiuj ĉi informoj estas oficiale certigataj kaj tial devas esti represitaj de «Münch. Zeitung».
M. Krjukov, financa inspektoro en nomo de ĉiuj irkutskaj SAT-anoj.
Rukavicin, prof. de Irkutska universitato; Ignatijev, librotenisto de ĉefpoŝtejo de Irkutsk; Ĥrebtovskij, literaturisto, Krotov, instruisto. Munzijrev, poŝtisto; Dvojlackij, redaktoro de «Potenco de laboro».
★
IA «SENNACIULO»
Li nomiĝas Joseph Klems kaj naskiĝis en Düsseldorf (Germanio). En 1914 li transkuris el la germana armeo kaj aliĝis al la franca fremdula legio. Pro sia braveco li rapide rangaltiĝis kaj fariĝis armea trezoristo. En tia posteno li friponadis, transkuris el la franca armeo kaj estis en Maroko bonakceptata de Abd el Krim. Tie li rapide atingis la rangon de ĝeneralstaba ĉefo! Li gvidis kelkajn batalojn kontraŭ la francoj kaj hispanoj. Dum li militservis por Abd el Krim li nomigis sin El Hadj Aleman. Sed post la venko de la franca armeo li estis kaptata. Nun li sidas en malliberejo kaj baldaŭ estos juĝata de milita tribunalo en Meknes (Maroko). Verŝajne mortpuno atendas lin.
Almenaŭ li ne mortos trompita, kiel la milionoj da «herooj», kiuj oferis sian vivon por «sia» patrio. Kredeble nur monhavemo kaj aventuremo instigis lin esti praktika sennaciulo. Kaj pro tio li ne estas honorinda. Cetere vera sennaciulo ja ne estas El Hadj Aleman, ĉar li ne estas esperantisto.
Honorinda sennaciulo estas nur tiu, kiu pretas oferi sian vivon ne por ia ajn nacio sed por la liberigo de sia klaso, por la sennaciigo de l’ mondo — kaj kiu ellernis la mondlingvon kaj ĝin praktikadas.
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marx eraris?
En la n-o 93 de «S-ulo», luelie starigis la supran demandon. Tio liveris al kompetentaj marksanoj bonan okazon por defendi kaj klarigi la marksismon. K-do Lucien Revo respondis per serio da artikoloj, kiuj ĝenerale trovis bonan akcepton ĉe la Legantaro.
Starigante tian demandon, luelie celis ĉefe pliviglígi en niaj vicoj la intelektan vivon, la kritikemon kaj pensomemstarecon. Estas ja fakto, ke tro da K-doj kredas je la marksismo kvazaŭ religiuloj kredas je la biblio. Tia konstato certe ne plaĉus al Marx mem, kiu, iun fojon, pikparole deklaris: «…Sed mi ne estas marksisto!…»
Li sendube jam konstatis, ke kelkaj disĉiploj liaj ne rilatas sufiĉe kritikeme al lia teorio. La marksismo ja ne devas fariĝi nediskutenda dogmo. Necesas male kompari senĉese la doktrinon kun la faktoj, por kontroli ĉu ĝi pravas aŭ ne.
Tion faris K-do Revo. Li kolektis faskon da argumentoj, kiu povas esti akceptata kiel sufiĉa (ni ne diras senmanka) pruvaro pri la praveco de l’ marksismo. Kompreneble la argumentaro de K-do Revo ne povas forigi ĉian dubon, ĉian demandosignon. Sed estas same pri ĉiuj aliaj tezoj kaj teorioj.
La demando, kiun respondis K-do Revo, rilatis nur al unu punkto de l’ marksismo. Temis decidi ĉu koncentriĝas aŭ ne la kapitalo en kelkajn manojn. Ekzistas kontraŭuloj de Marks, kiuj volonte konsentas kun li pri tiu punkto, sed tre forte malkonsentas alian punkton, nome la historian materialismon.
La demando: «Ĉu Marks eraris?», ne estas do sufiĉe vaste pridiskutita. Tial luelie prezentas hodiaŭ al la Legantaro de «S-ulo» la komencon de ĉapitro el idealista verko, per kiu ili konatiĝos kun la argumentoj de kontraŭmarksisma tezo. Ni avertas, ke ĝi estas iom longa, abstrakta kaj sekve ne senpene komprenebla. La legantoj devos streĉi sian komprenpovon. Des pli bone! Se la SAT-anoj volas vere kleriĝi, ili ne devas timi iom da peno.
Sciencon oni ne vendas, klerecon oni ne mendas, diras proverbo. Oni do komprenu, ke samkiel gimnastikulo devas ekzercadi siajn muskolojn por fariĝi forta kaj vigla, same devas ni ekzercadi nian intelekton por fariĝi kompren- kaj juĝkapablaj. Red.
*
«La antiidealisma sofismo de K. Marks»
«Por la socia produktado de siaj vivrimedoj, la homoj, diris K. Marks, necese devas havi difinitajn interrilatojn, kiuj estas sendependaj de ilia volo: interrilatojn de produktado, kiuj respondas al difinita stadio de malvolviĝo de iliaj produktaj materiaj fortoj. La tuto de tiuj produktaj interrilatoj formas la ekonomian strukturon de l’ socio, la realan bazon sur kiu stariĝas la jura kaj politika superstrukturo de l’ socio kaj al kiu respondas sociaj kaj difinitaj formoj de konscio. La produktokondiĉoj de la materia vivo fiksas «in globo» (maldetale) la socian, politikan kaj intelektan evoluon de l’ vivo. Ne estas la konscio de la homoj, kiu determinas ilian staton, sed ilia socia stato, kiu determinas ilian konscion¹)».
Kiel oni vidas, tie estas malkonsento pri ĉia rolo de la spirita forto en la estigo de l’ homaj okazintaĵoj. La sentoj, la ideoj, la idealo havas nenian propran efikon, ne havas ian realan influon en la vivo: ili estas nur la iluziaj ŝajnoj de materia kaŭzaro (fortaro) sur kiun ili ne havas efikon. Estas la profitemo, la materia profitemo, la ekonomia profitemo, kiu regas la mondon.
Tio estas la temo, kiu famiĝis sub la nomo de materialista koncepto pri la historio. Ĝi estas tiu, kiun Engels, la alia alter ego (alia mi mem) de Marks, resumis jene: «La efikantaj kaŭzoj de tia aŭ alia metamorfozo aŭ revolucio socia ne devas esti serĉataj en la cerboj de la homoj —, sed en la metamorfozoj de la produktado kaj de la interŝanĝado²).
Ni ekzamenu la valoron de tiu aserto.
*
Unue tuj ni rimarku, ke ĝi sin apogas sur metaforo, sur metaforo anstataŭanta la realon kaj pri kiu oni rezonas kvazaŭ temus pri la realo mem. Fakte, ne ekzistas superstrukturo socia. Ekzistas nur metafora kaj metafizika esprimo, senpruva kaj propraĵuĝa imago, kiu ĝuste supozas, sofisme, tion, kion temas pruvi, nome: la neekziston de l’ idealo kaj la diecon de l’ materio. —
Certe, la homo ne estas pura spirito, kaj liaj ideoj, kiel liaj sentoj, larĝe spertas la influon de la materia medio en kiu ĝi movas sin, de la ekonomia reĝimo en kiu li vivas. Sed, kiom ajn forta kaj sentebla estas tiu influo, ĝi tamen ne estas ekskluziva, ĝi ne estas ĉiopova. «La homo ne vivas nur per pano». Li havas aliajn interrilatojn ol la ekonomiajn. Li havas aliajn bezonojn ol la materiajn. Kaj se li estas, kiel oni diras, «filo de besto», lia naturo malproksimas de la besta simpleco, kiu pravigus — iagrade — la materialisman tezon. Lia naturo estas malsimpla. Li havas, krom siaj materiaj bezonoj, amajn bezonojn. Li havas intelektajn bezonojn. Unuj kaj aliuj partoprenas — aŭ povas partopreni — en la reagoj, kiujn li donas al la medio kaj atestas pri lia rango en la gradaro de l’ vivo.
La homo ja ne estas «ia simpla egoista besto». Li estas nature sociema, li naskiĝas sociema kiel ĉiuj duseksaj bestoj kaj tiel fariĝas pli kaj pli sociema, t. e. altruistema kaj samtempe egoistema.
Li estas efektive racidotita, t. e. rezonkapabla; li povas percepti abstraktaĵojn kaj kunordigi siajn abstraktajn ideojn.
(Daŭrigota.)
¹) Karl Marx. «Zur Kritik der Politischen Oekonomie, Vorwort p. V.
²) F. Engels. «Herrn Dührings Umwälzung der Wissenschaft.»
— pàgina 7 —
SENNACIULA RADIO-PAĜO
SAT-RADIO-FAKO
Laŭ la rezolucio akceptita en nia VI-a Kongreso pri esperanto kaj Radio, kreo de Radio-fako en SAT estas bezona.
Starigo de tiu fako ne plu povas esti prokrastata, ĉar multaj demandoj devas esti tuj solvataj. Ekzemple: Ĉu ni devas kunlabori kun la neŭtrala internacia Radio-Asocio aŭ ĉu ni devas fondi Laboristan Radio-Asocion? Aliparte, ĉu tiu Radio-fako ne estus taŭga ligilo inter la diverslandaj laboristaj Radiokluboj? Ĉu per senĉesaj interrilatoj, nia Radio-paĝo ne povus esti pilbonigota?
Plie, kunlaborante, ni povus verki popularan esperantan Radio-literaturon. Mi jam preskaŭ finis ampleksan Radio-vortaron esperanto-esperantan. — Tuj poste, mi komencos verki popularforme «ABC de Radio». Sed certe, nia eldon-kooperativo zorgos pri la presado de tiuj libroj, nur se ĝi konstatas, ke nia Radio — movado estas vigla kaj ampleksa.
Mi do petas, ke tiuj, kiuj volas helpi al starigo de nia Radio-fako, tuj sin turnu al K-do Nicollet, kiu provizore zorgos pri tio, ĝis la elekto de faksekretario.
Li ankaŭ jam kolektas la nomojn de la SAT-radioamatoroj, kiuj ĉeestos la VII-an Kongreson en Lyon. H. N.
*
ESPERANTA RADIO-KALENDARO
Ĝenevo (760) m). La esperanta kurso, kiu okazis ĉiumarde je la 20 h. 30, ĉesis. Sed de la 6-a de januaro tiu kurso okazos ĉiujaŭde, je la 20 h. 20. (5495.)
Breslau. — La ĉi tiea Radio-stacio pere de Laborista Esperanto-Klubo disaŭdigis pri komenca esperanta-kurso. La Laborista Radio Klubo bone subtenas nin kaj por ĝiaj membroj komencis la 6-an de decembro apartan kurson. Instigajn P. K. sendu al: Arbeiter-Radio-Klub, K-do Przybilski, Margarethenstr. 17, IV, Breslau I. (Thielking.)
Minsk. — El Minska Radio-stacio, je la nomo de Sovnarkom de Blankrusio, dufoje en monato, lunde je la 17.20 M. E. T. okazas disaŭdigo de Esperanta Radio-Gazeto — Ondlongo 900 metroj. K-doj el eksterlando kaj Sovetio skribu pri aŭdeco. Ankaŭ ne forgesu pri konstanta alsendo de materialo por la Radio-Gazeto Esperanta.
Materialojn, ĵurnalojn, demandojn kaj salutleterojn sendu al «Minska Radio-telefonstacio, Sovetskaja 47, Minsk. Por Esperanto-Radio-Gazeto.»
Falun. — Ni legis en Sveda Laborista Esperantisto (redaktoro SAT-ano 902, Göteborg) ke Falun’a Radio-stacio disaŭdigados esperantan kurson. La lecionoj okazos, se eble, ĉiumarde kaj daŭros duonhoron. La horo por la komenco, pro teknikaj kaŭzoj, iom varios, sed la instruanto, je la fino de ĉiu leciono donos informon pri la horo de la proksima leciono kaj krom tio, la gazetaro enhavos informon pri tio. (5495.)
Krasnodar. — Brodkasta krasnodara Radio-stacio ĉiumerkrede je la ondo 513 m. dissendas en kaj pri esperanto raportojn. Tempo de raportado: de 19 h. 20 ĝis 19 h. 50 laŭ M. E. T. Raportanto: Vasilĉenko, P. Aŭskultantojn oni petas informi radiostaciestron K-don Alekseev (Krasnodar, Sovetio, Radio-stacio).
Bruxelles. — Radio-Belgique (508 m. 50) dissendas esperantan kurson ĉiusabate je la 21 h. 15.
Antwerpen. — La ĉi-supra esperanta kurso estas relajsita de Radio-Zoologie (265 m. 50) ĉiusabate je la 21 h. 15.
Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante plibboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝos ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado de aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. L. L. Zamenhof.
(El «Fundamento de Esperanto» havebla ĉe la Adm. de SAT.)
AL LA KRITIKANTOJ
Respondante al enketo pri Sennaciulo, kelkaj K-doj sciigis sian opinion pri «Radio-Paĝo». Ni ĉiam estas pretaj kontentigi ĉiujn dezirojn; bedaŭrinde, kiam unu plendas, alia laŭdas pri la sama temo.
Pri la laŭdoj, ni ne parolas, sed ni devas respondi al la kritikoj.
Pri esperant-lingvaj disaŭdigoj: Ni ne povas sciigi la disaŭdigojn kiuj okazos la venontan semajnon, ĉar… 15 tagoj forpasas inter la sendo de l’ informoj kaj la ricevo de la gazeto; eĉ niaj japanaj K-doj legus la informojn du monatojn post ilia okazigo!
Pri esperanta Radio-kalendaro: Ni dubas, ke niaj legantoj povas trovi en alia gazeto, pli ampleksan kaj pli ekzaktan liston. Ne necesas aperigi ĝin en ĉiu numero. Ĉiudumonate sufiĉas. Intertempe, ni sciigas pri ŝanĝoj, ĉesoj aŭ novaj elsendoj.
Pri precizaj horoj: Tio estas malfacila tasko, ĉar multfoje ni ne scias, sub kiu meridiano kuŝas la citita sendstacio. — Pri tio, ni konsilas al niaj korespondantoj, ke ili bonvolu uzi la T. U. (tempo universala), adoptita, de la Internacia Kongreso de Radio-amatoroj. Ĝi estas la tempo de Greenwich (G. M. T., tempo de okcidenta Eŭropo).
Pri teknikaj artikoloj: Ni tre dezirus aperigi nur sciigojn pri utiligo de Radio rilate al esperanto kaj Laboristaro; sed ni celas kontentigi ĉiujn, kaj ni ricevis multajn demandojn pri teknikaĵoj. Ĉar ni ne havas sufiĉe da tempo por letere respondi al ĉiuj, ni kelkfoje aperigas artikolon, kiu respondas al deziroj esprimitaj de kelkaj K-doj.
Pri informoj: Neniu plendas. Sed ni devas konfesi ke, el dek informoj rilataj al Laboristaro aŭ esperanto, ni ĉerpas naŭ el burĝaj gazetoj. Tio estas bedaŭrinda. Laŭ nia opinio, la kontraŭo devus okazi; t. e. ke la laboristaj gazetoj povu ĉerpi interesaĵojn el nia «Radio-Paĝo». — Por tio, ni bezonas ĉiaman helpon de ĉiuj SAT-anaj Radio-amatoroj.
Konklude, nia «Radio-Paĝo» estos tia, kia vi faros ĝin, ĉar ni akceptas kunlaboradon de ĉiuj. H. Nicollet.
*
RADIO AŬ RADJO?
Rilate la enketon ĉu «Radio aŭ radjo», mi rimarkas, ke en ĉiuj slavaj lingvoj, same kiel en la germana lingvo, oni elparolas la vorton «Radio» laŭlitere, t. e. fonetike, ne donante al la sonoj alian nuancon ol ili valoras en la lingvo latina. La vorto Radio apartenas vere al tre simpla aperaĵo fizika. Kaj kion ni radiistoj kutimas per ĝi difini? Nenion alian ol preskaŭ la tutan elektroteknikon, komencante per la elektra generatoro kaj finante ĉe la telefonaŭdilo. Ni faris nenion alian ol simple pruntepreni ĉi vorton por nia tre komplikita radiista afero, ni faris la samon, kion faras la komercistoj, elektante por sia entrepreno la «firmon». Pro tio, ke nia firmo estas plene honesta, mi opinias, ke ni povas ankaŭ konservi la elektitan eble fantazian nomon «Radio».
Fr. Hájek.
[REKLAMO p.7] Sub signo de Gaja Muzo! ★ Verdkata Testamento de RAYMOND SCHWARTZ Afr. 2.— mk. g. ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT.
— pàgina 8 —
TRA ESPERANTIO
LA GRAVECO DE LA ESPERANTO-MOVADO
Ĉi artikolo estas la antaŭparolo, kiun skribis la aŭtoro de «La Kosmopolita ideo» por la esperanta eldono de sia verko. Niaj K-doj, precipe tiuj, kiuj propagandas en liberpensulaj medioj, utiligu tiujn aŭtoritatajn dirojn por la poresperanta agitado. — Red.
La helplingvo esperanto ne estas hazardaĵo. La koncepto pri universala interkompreniga lingvo devis necese naskiĝi en la estiĝa procedo de l’ internaciaj materiaj kaj ideaj rilatoj. La komenciĝanta mondekonomio necese kondukas al mondlingvo. Ne nur pro praktikaj kaŭzoj, ĉar ekz. la progresanta pogranda produktado kondukas al tipigo de teknikaj formoj. Plie, la esperanto-movado estas la akompana fenomeno de tiu adaptiga procedo, kiu siaflanke estas kondiĉata de la universaliga tendenco de la ekonomia evoluo.
Ĉi evoluo iam disigis la malvastajn formojn de patriarkeca konstituo, ĝi submetigis la tribojn al la genta komunumo, ĝi igis la gentojn kuniĝi sur vastaj teritorioj. La burĝa revolucio enkondukis epokon de internaciaj interrilatoj: la komerca kapitalo venkis super la grundorento. La hejmlanda kampo perdas sian superregantan karakteron en la ekonomia vivo; ĝi pluvivas ankoraŭ en la sentoj, sed la intereskomunumoj fine montras sin pli fortaj kompare al la malnovaj grundosidaj raskomunumoj.
La progresanta industriigo elvokas la akumuladon de la kapitalo, sed samtempe ankaŭ la akumuladon de la Proletaro. Sorto-problemoj de la homaro atendas sian solvon; la sorto ne plu estas konsiderata kiel neevitebla kaj la sortokomunumo «nacio» komencas perdi sian sencon, kiam ni fondas la senklasan socion sur la tero.
Kie ajn oni provas revivigi la naciismon, tio okazas sub signo de reakcio. Ĉar la religieco de la ekspluatata amaso malaperas, la reganta klaso penas mobilizi la ankoraŭ efikajn naciistajn instinktojn. La leviĝanta Proletaro male havas intereson kontraŭbatali ĉiujn reakciajn tendencojn, do ankaŭ la religion kaj la naciismon.
La esperanto-movado ne nur gravas, ĉar ĝi alligas la senperan interkompreniĝon al la internacia Proletaro, sed ankaŭ ĉar la unueca lingvo havas kosmopolitigan elementon, ne subtaksebla por la psika transforma procedo de la socialisma evoluo.
La esperanto-eldono de mia verko «La kosmopolita Ideo» pro tio servas duoble al la sennaciigeca propagando: la ideo de internaciismo varbas por la internacia lingvo kaj la internacia lingvo proklamas la ideon de l’ internaciismo.
Vieno, 10. oktobro 1926. Th. Hartwig, Prezidanto de Internacio de Proletaj Liberpensuloj.
Oficiala Informilo
POST LA VI-a KONGRESO
Lastan jaron, je sama dato, ni estis ricevintaj plendojn pro la prokrasto de la voĉdono pri la decidoj de la Wiena Kongreso. Ĉi-jare, same prokrastiĝas la voĉdono pri la decidoj de la Leningrada Kongreso, tamen neniu protestas… — Kial? — verŝajne ĉar, samkiel ni, la membroj ne klare komprenas ĉi-decidojn.
Ni malfermu la Kongres-Protokolon kaj legu. Kiaj estas la decidoj de la Kongreso rilate al la Statuto, kiuj validos nur post aprobo de la tuta membraro? — Jen estas:
A) — paĝo 44: la Kongreso akceptas kiel deziresprimon la jenan proponon: — «en ĉiu loko, kie ekzistas pli ol du ge-SATanoj, ili laŭeble organizas SAT-grupon, kies tasko estas: organizita plenumado de la SAT-servoj, sennacieca memedukado, varbado al SAT ktp…» — Poste la kongreso akceptas samkondiĉe kiel deziresprimon, ke — «en ĉiu loko kie ekzistas SAT-grupo, aniĝo al SAT povas okazi nur pere de ĉi-SAT-grupo».
Rimarko: la Kongreso ne akceptis tiujn proponojn kiel statutŝanĝojn, sed nur kiel deziresprimojn.
B) — paĝo 46: la Kongreso proponas ŝanĝi la artikolon 23 el nia Statuto tiamaniere — «la E. K. rajtas en ĉiu urbo, kie ne ekzistas SAT-sekcio, aŭ SAT-grupo…» —
C) — paĝo 47: la Kongreso akceptas la proponon ŝanĝi la artikolon 26 tiele — «la raportoj laŭeble devas esti koncize aperigataj en la oficiala presorgano plejlaste je 30 tagoj antaŭ la Kongreso» —
D) — paĝo 54: la Kongreso proponas baloton pri nova K. K….
Unue ni konsideru la punktojn A kaj B. Tuj ni ekvidas ke A estas nur deziresprimo kaj sekve ne prezentota al voĉdono. Nun restas la punkto B… aludanta pri rolo, funkciado de SAT-grupo, kio ne ekzistas oficiale. Mankas do alia decido pri statutŝanĝo rilate al fondo de SAT-grupo. Alivorte la Kongreso devus decidi: 1. pri oficiala fondo de SAT-grupo. — 2. kaj nur poste pri funkcio, rolo de tiu grupo.
Niaopinie, en tiaj kondiĉoj, ne eblas okazigi voĉdonon nur pri la punkto B, ĉar ĝi sole ne sufiĉas. Eble la Kongreso idee juĝis necesa la fondon oficialan de SAT-grupo kaj la oficialigon de la jam fonditaj SAT-grupoj; sed jen la Kongreso ne opiniis necese enkonduki ŝanĝon en la Statuto. Kaj cetere tio estas nur supozo. Kompreneble, ni (E. K.) nek rajtas, nek volas uzurpi la rolon de la Kongreso.
Post flankelaso de la proponoj A kaj B, restas la proponoj C kaj D. Nedubeble kaj klare la proponoj C kaj D koncernas la voĉdonon. Sed ĉu urĝas tiel, ke ni okazigu specialan voĉdonon nur pri ili? — Ni dubas ĉu troviĝos unu sola ano por respondi jese tiun demandon. Sed ni estas konvinkitaj, ke multaj riproĉus, se ni elspezus la 200 mk. necesajn por okazigi ĝeneralan voĉdonadon. Ni ja devas esti tre ŝparemaj. — Jam ni enkondukis reformojn iom dolorigajn (apero malpli ofta de Sennaciulo ktp.). Laŭ nia opinio, neniu SAT-ano malaprobas la proponon C, kies boneco por la Asocio estas evidenta. Do, E. K. promesas respekti ĉi-proponon provizore ĝis «regula» akcepto, t. e. ke la raportoj aperos en Sennaciulo 30 tagojn antaŭ la VII-a Kongreso.
Kaj pri la punkto D, kial ne renovigi la mandaton al la nuna K. K. provizore ĝis proksima, nepra voĉdono ĝenerala? — En tio, laŭ ni montriĝas nenia danĝero.
*
Almenaŭ estas evidente, ke la konfuza maniero, laŭ kiu estis alprenataj la «deziresprimoj» montras, ke la kongresanoj mem ne havis tre klaran ideon pri la afero. Tiakondiĉe ni opinias pli saĝe, pli profite por nia kaso, ne okazigi nunjare ĝeneralan voĉdonadon pri afero ne sufiĉe matura.
La demando pri fondo aŭ nefondo de oficialaj SAT-grupoj estas treege grava por nia movado kaj indas larĝan pritraktadon. Ni ja devas eviti maltaŭgajn decidojn. Tial ni proponas, ke la temo estu diskutata en la SAT-rondoj kaj sur la paĝoj de «S-ulo»: Ĉu ekzistu aparte SAT-grupoj aŭ SAT-anaj frakcioj, (rondoj, sekcioj) funkciantaj en senĉesa kontakto kun la poresperantaj grupoj ekzistantaj?
Jen la problemo. Kiu estas la plej bona solvo? Ekzekutiva Komitato.
*
PRI ADRESARO POR LA KOLEKTIVA (GRUPA) KORESPONDADO
La jarlibro 1927 devas kontentigi la kreskantajn bezonojn de l’ peresperanta laboro, precipe de l’ lab. internacia korespondado. Ja en iuj landoj (USSR, ekz.) la laboro estas ĝenata pro la foresto de sufiĉa adresaro de l’ proletaj grupoj, priservataj de SAT-anoj. Bonaj sukcesoj estos atingeblaj nur, se la adresaro fariĝos pli efika laborilo. Tial E. K. decidis aldoni al la membro-adresaro en la jarlibro ankaŭ adresaron de l’ kolektiva (grupa) korespondado.
Tio signifas, ke ni bezonas por la jarlibro ankaŭ la adresojn de ĉiuj prolet. grupoj, organizoj, gazetoj, institutoj, kiuj uzas la servon de SAT (estas perataj de iuj SAT-anoj) aŭ akceptis tiun peradon por ilia internacia korespondado.
Principe ni jam indikas jenajn speciale necesajn adresarojn: I. Por interfabrika korespondado (fabrikoj, laborejoj); II. Partiaj (proletaj) grupoj; III. Sindikatoj kaj unuiĝoj por sindikata unueco; IV. Kooperativoj kaj kooperativistaj grupoj; V. Grupoj de ILH, IRH; VI. Prolet-sportaj grupoj; VII. Liberpensaj grupoj; VIII. Junul-grupoj; IX. Laboristin-grupoj; X. Infan-grupoj; XI. Gazetoj, akceptantaj esp.-lingvajn korespondojn.
Ni atendas, ke la SAT-anaro alsendos grandnombre tiajn adresojn por formi efikan kaj plej valoran adresaron. Sendu ĉion al la kompilontoj: De Bruin (Enschede) kaj Snejko (Minsk).
Ni precipe atentigas, ke la SAT-anoj devas enketi inter la grupoj kaj asocioj de sia loko pri la demando, ĉu ili deziras aranĝi internacian korespondadon pere de l’ SAT-apa-
— pàgina 9 —
rato. Ja la kvanto de priservataj grupoj ekster Sovetio (kaj iom parte Germanio) absolute ne estas sufiĉa. Komunikante per poŝtkartoj la adresojn, la K-doj devas komuniki la membronombron de l’ grupo aŭ asocio kaj indiki la adreson de l’ grupo aŭ de l’ korespond-peranto. Por ke ĉiuj grupoj kaj organizoj sciu la adresojn de analogiaj grupoj korespondantaj per esperanto, konsilu al ili aliĝi al SAT. Elspezinte modestan kotizon, ili ricevos valoran laborilon.
Ĉiuj landaj kaj lokaj informservantoj, kiuj ne jam komunikis siajn adresojn al la kompilanto (K-do V. Kolĉinski), rapidu tion fari. Ja tiuj K-doj estos signitaj per specialaj literoj en la Jarlibro.
Rapidu, ne prokrastu! … E. K.
*
Al Francianoj
La sekretario de Ekzekutiva Komitato peradas la pagon de abono, kotizo kaj libromendo. Oni ĝiru la monon per la poŝta ĉekkonto «Glodeau, C. C. 26 132, Paris». — Por koni la en franca franko prezon de niaj libroj, sufiĉas sesobligi la en marko prezon (ĉar nune 1 germ. marko valoras 6 fr. frankojn). Ekz.: Petro (2-a eldono) kostas 0,70 mk. g. aŭ 4,20 fr. fr. — Plie ni rememorigas, ke ni cedas 20%-rabaton al niaj membroj po 1 ekz. de ĉiu libro.
*
MEMBRECO 1927
Kontrolante nian kartotekon ni konstatas, ke multaj K-doj ne jam renovigis la membrecon por 1927 j., ĉar la tempo urĝas, ni lastfoje alvokas la Gek-dojn plenumi siajn devojn. Ni jam skribis en iu n-ro de «S-ulo»: ju pli rapide vi renovigas vian membrecon, des pli frue ni povas kompili la Jarlibron. Ĉiu kontrolu sian membrokarton kaj kiu ne havas la kotizmarkon por la jaro 1927, tiu nepre sendu sian kotizon, alie via adreso ne povas aperi en la Jarlibro. Rapidu, rapidu!! Adm.
*
MUNICIO AL SAT KAJ ĜIAJ ORGANOJ
(de 19. X. ĝis 22. I.)
H. D. (4227) 3,50 fr. fr.; (1889) 4 fr. fr.; (783) 0,95 rubl.; (962) 1 ŝil. aŭstr.; (7429) 2 fr. belg.; (1804) 0,50 mk. g.; (5856) 0,25 mk. g.; (90) 2 mk. g. — Urĝa alvoko: Raar-Leiden 1 guld.; Barrot-Buenos-Aires 4 pes.; Hoogervorst-Aalsmeer 2,50 guld.; Bitzer-München 5 mk. g.; 6 Kievaj SAT-anoj 2,70 rubl.
*
La SAT-aparato servas
La fulgbalaista profunuiĝo en Ĉekoslovakio travivas akrajn batalojn por plibonigi la vivkondiĉojn de siaj membroj. Konstante altiĝantaj vivkostoj kaj elspezoj profesiaj progresas diagonale kun la konstante malaltiĝataj salajroj. Pro kaj per la libera konkurado, tiu ĉi «apoglio de l’ entreprenado», la mastroj-posedantoj de la titolo fulgbalaista mastro, kiun ili ofte ricevis nur heredece, la labordonantoj atingis, ke la taksoj estas malaltigitaj sub 50% de la iama nivelo. Kaj ĉi-perdon de siaj enspezoj la labordonantoj kompensas per salajro-malaltigado.
En decembro 1926, la krizo pliakriĝis. Akcidente defalis dum la laboro en kvar sinsekvaj tagoj, tri kolegoj de sur tegmentoj. Unu el ili estis prezidanto de la Faka Organizo de Fulgbalaistoj, K-do Javorsky en Pilsen. Pro tio pligrandiĝis la kuraĝo de la labordonantoj por ataki la laboristan organizon. Ĉefa ilia rimedo estas la multlingveco de niaj sammetianoj. Javorsky sukcesis kunigi en unu unuiĝon la hungarlingvajn kolegojn, eĉ la germanlingvanojn el Moravio. Nur la germanlingvanoj el Bohemio rezistas ĉian ajn klopodon pri organizo.
Por iom pli ekscii pri la stato de nia profesio, mi serĉis jam delonge kontakton kun eksterlandaj kolegoj. Sed sensukcese, ĉar mi sciis nenian adreson. Fine mi turnis min al K-do Ernst Doraŭ el Berlin, SAT-ano 5438, kun peto, ke li peru al mi kelkajn informojn. Li plenumis mian peton pli bone, ol mi atendis. Li transdonis mian leteron al la prof. unuiĝa sekretario en Berlin, kiu sendis al mi tiom da materialo, koncernanta la demanditajn aferojn, ke mi vere ekĝojis. Eble mi pro la nuna aferstato devos iom ĉesigi miajn esp-ajn laborojn, ĝis ni venkos en la nuna batalado. K-do Doraŭ ne menciis en sia respondo pri ia rekompenco; do mi donas dek Kĉ al la Jubileo-Ĉeno de SAT, pere de la Lab. Esp. Klubo en Pilsen, ĉar mi persone konvinkiĝis, ke la SAT-aparato funkcias — por la bono de la Proletaro. Kaj specialan dankon al K-do Doraŭ! Jezek (Erinazzo 6444) Koleŝovice apud Rakovnik (Ĉekoslovakio).
*
SAT servas
Grava servo al sovetiaj lernejoj per SAT-aparato
Studado de germana lingvo en multaj sovetiaj lernejoj de dua grado estas deviga. Lingvostudado estas peniga, malfacila afero. Instruistoj de germ. lingvo en lernejoj de urbo Perm (Uralo), dezirante fari la lernadon pli interesa, turnis sin al oficejo por Internacia Ligo ĉe Perma gazeto «Zvezda» kun la peto, havigi al la lernejoj ilustritajn germ. jurnalojn. «Zvezda» siaflanke sin turnis al Proleta Esperanto-Gazetservo ĉe SAT, kiu dissendis koncernan alvokon al germ. laboristaj gazetoj. Responde «Zvezda» ricevis centojn da ilustritaj jurnaloj, precipe el Leipzig kaj Essen. Kun granda «intereso» kaj diligento la lernantaro tradukas la subskribojn-klarigojn sub la ilustraĵoj. La instruistaro esprimas sian plenan kontentecon pri la atingitaj rezultoj, kaj petas, ankaŭ ĉi-loke sincere danki la donacintojn kaj la Prolet. Esp.-Gazetservon. H. Frank (2144).
*
Kiun timas burĝaro?
(Al la demando, ĉu vere esperanto servas al la Proletaro tutmonda)
Ekzistas en la nord-orienta parto de Eŭropo malgranda ŝtato, kies reganta klaso havas grandan esperon pri sia estonteco, tamen ne pli kaj ne malpli grandan ol en ĉiu alia lando de Eŭropo. La burĝaro ĉie estas la sama.
Kaj ĉar ĝian estintecon minacas la Proletaro — la lasta nature estas persekutata. Ĉar SAT estas unu el la organizoj de la Laboristaro — sendube oni ĝin ankaŭ persekutas. Tio estas la plej bona pruvo, ke SAT estas klaskonscia, proletara Asocio.
La suba letero, kiun sendis mia bona estonia K-do (lia nomo ne povas esti konigata), ne estas la sola dokumento tiaspeca; sed ĝi aldonas unu ĉapitron al la libro, kiu estonte nepre estos verkita kaj nomita: «Krucuma vojo de l’ proletara esperantista movado». —
«… Oni trovis ĉe mi Sennaciulon kaj de post tio ĉiu mia paŝo estas observata. Feliĉe mi ĝustatempe sukcesis forigi ĉion suspektindan. Komprenebie mi nun dum kelka tempo ne povas verki ion por vi. Domaĝe! Espereble oni ne sukcesos pendigi min je iu paragrafo. Ni vidu. Kiam la situacio pliboniĝos, mi sciigos Vin.
Vivu sennacieco!
Vivu SAT!
Salutante Via
Estonia esperkoro.«
Kiam oni demandas nin, ĉu laboristaj esperanto-organizoj estas samtempe klaskonsciaj batalemaj asocioj, ni nur montras ĉi-tiun kaj similajn leterojn — tio sufiĉas.
P. Kirjuŝin (4424).
*
Resendu!
Por enpresigi en la ĉi-jara Jarlibro kompletan kaj detalan liston de landaj lab.-espistaj asocioj kaj internaciaj fakaj aŭ profesiaj organizoj esp-aj, ni sendis al ĉiuj al ni konataj tiaj organizoj «Demandaron». Ni petas baldaŭan resendon. Organizoj, kiuj ne ricevis la Demandaron, bonvolu peti ekz-on ĉe G. B. de Bruin, Wagelerdw.-str. 28 B, Enschede, Nederlando.
*
Kamaradoj Stenografoj!
La germana sistemo «Arends» estas uzebla por ĉiuj lingvoj. La estraro de «Germana Laborista-stenografa Unuiĝo» aprobis proponon de K-do 1851, eldonigi broŝuron «Esperanto-Stenografio, laŭ sistemo Arends». Ĉiuj Gek-doj sendu proponojn pri tia broŝuro al adreso: Esperanto-Informejo, Schweidnitz, Germanio. K-doj, helpu en tiu ĉi afero! Unu organizo proletara subtenu la alian! Lingvo kaj skribo estas la bazo de scio! (S.)
*
ALVOKO!
K-doj ĉiulandaj! Unu amiko mia, Wassili Hubkin, dum la milito perdis sian fraton, kiu nomiĝas Stefan Hubkin, nask. majo 1896 en Vinogradovka, profesie ŝuisto k. estis soldato en regimento «Dimbirski» n-o 131. En 1915, dum batalo apud Lemberg en Galicio, li estis militkaptata k. forsendata al Lemberg’a lazareto (vundita!). Ĝis hodiaŭ mia amiko ne scias, kie troviĝas lia frato. Helpu unuiĝi la fratojn! Bonvole sendu iajn informojn al mia adreso: Esperanto-Informejo, Schweidnitz (Germanio). Elspezoj estos pagataj; sendintoj de informo ricevos donacon.
SAT-ano 1851.
*
KRONIKO
Alĝerio.
Alger. — Stariĝis esperantista laborista grupo; «Prol-Esper» kun dek unu membroj. El ili naŭ SAT-anoj. La membroj ne pretas al praktika laboro, ĉar el ili ok bezonas lernadi ankoraŭ 3 monatojn.
Nia ĉefa tasko estos priatenti la agadojn kaj sugestojn de SAT por pli fortigi tiun organismon en ĝiaj tutmondaj radikoj. La kolektiva korespondado por gazeta Esperanto-
— pàgina 10 —
Servo speciale atentigos nin. Adreso: «Prol-Esper», Brasserie du Centre, 3 Rue de Lyon, Alger. Por registritaj leteroj kaj paketoj: K-dino Cécile Préfaut, 3 rue de Lyon, Brasserie du Centre, Alger.
Rimarko. La SAT-peranto estas de unu jaro superŝutata de korespondopetoj, eĉ de ne SAT-anoj (!!?). Al ĉiuj li petas pardonon pro la prokrasto. La kolektivoj estos unue kontentigataj. La aliaj ricevos respondon de la lernantoj, nur iom post iom, laŭ iliaj korespond-kapablo kaj korespondemo. (923.)
Aŭstrio.
Götzendorf. — Pasintaŭtune, K-do Nather paroladis pri «Esenco kaj celo de esp. k. ties signifo por tutmonda Proletaro. Rezulte kurso kun pli ol 50 lern. — Jan. fondiĝis «Esp. Grupo Lab. Amikeco» kun ĉirk. 22 anoj. Oni decidis tuj aniĝi SAT-on, kiel organizo k. nur poste fariĝi unuopaj SAT-anoj. La nova SAT-grupo petas sendon de ĉiuspecaj espaĵoj, gaz. ktp. k. dez. korespondi kun eksterlandaj SAT-anoj k. grupoj. — En nia popollernejo estos enkondukata esp-o nedevige, instr. K-do Nather, kiu aranĝis enkondukan kurson antaŭ la konsilantaro k. instruantaro. Kiu povas rekomendi al ni bonan porinfanan lernolibron, ne burĝeman, nek tro karan? (6954.)
Wien. — La ĉi-tiea SAT-anaro kunvenis la 15. jan., kaj post la konstato de la nefunkcio de la «Labesko» elektis du novajn K-dojn: E. Fischer (7385), K. Eder (6889) k. J. Batta (246). La nova adreso de «Labesko» estas: J. Batta (por «Labesko»), Wien XIX, Grinzinger Allee 7, Bar. 33—37 (Aŭstrio). Ni petas ĉiujn K-dojn, ke ili ne superŝutu nin per artikoloj, ĉar ni nur tre malmultajn artikolojn povas nun loki en la laboristajn gazetojn. Ni devas unue organizi fundamente la aferon. — Laŭ komisio 246.
Britio.
Lancashire kaj Cheshire provincoj. — Bona SAT-propagando okazis ĉi-tie. Nov., dank’al Gek-doj Caray, Stenthorne, Wans, ktp., SAT-grupo stariĝis en la grandega ŝip-urbo Liverpool; ankaŭ kunfandiĝis Salford kun Manchester grupo; progresas 3 klasoj ĉe Altrincham, Salford k. Stockport. Dec. stariĝis SAT-grupo pasiva en Altrincham (8 anoj). Ĉiu ano respondecas ian devon rilate Labesko sub gvido de K-doj P. Air k. S. Andrews, kunlaborantaj kun K-do McGinley el Manchester-Salford grupo, Labesko gvidanto. Ĉe Miles Platting K-do Boates kurs-organizadas, ankaŭ en Oldham. Dank’al laboro de Manchester-Salford grupo, 10 novaj anoj varbiĝis por SAT. Sekretariino 508.
London. — «The Patriot» (La Patrioto) faŝista monata revuo, aperigis (30. 12. 26) longan artikolon: «Esperanto and the Reds» (Esperanto kaj la Ruĝuloj), verkita de iu, kiu evidente estas bonege informita pri SAT k. ties organoj k. kongresoj. La artikolo eĉ citis el la letero de Lunaĉarski al la VI-a. Ĉu tiu faŝista atako kontraŭ SAT konvinkos la lab. gvidantojn, kiuj ankoraŭ rilatas skeptike al nia movado? Espereble.
K-do 488 raportis 20 fojojn pri lia vizito en Sovetio k. kompreneble parolis ĉiufoje pri la utileco de SAT.
Egiptio.
Port Said. — Jan. fondiĝis esp.-grupo. Du kursoj, por komencantoj k. progresintoj, ĉiudufoje semajne ĉe K-do Fadel. Ni havas Vizitant-libron k. petegas, ke neniu trapasanta esp-isto malatentu enskribi sian nomon. Se eble, avizu la alvenon al K-do Mustafa, c/o Egyptian State Telegraphs; tiaokaze ano akceptos vin surŝipe aŭ ĉe stacidomo. Nia Prez. ĉiam estas trovebla ĉe Egipta Ŝtata Telegrafejo (20 metr. de la Doganejo).
Tanta. — K-ino Nikolaides fervore propagandas, precipe inter grekoj k. egiptoj, en ĉi grava urbo ĉe delto de Nilo.
Germanio.
Mügeln. — Fondiĝis SAT-grupo, komence malgranda sed bona. Kunveno, vendr. je la 8-a en la lernejo, ĉambro 6. — Fr. Lehmann.
Freiburg. — 15-12-26 okazis la ĝenerala kunveno de Lab. esp. Klubo «Progreso». Post raportoj de sekr. k. kas., la prez. akceptigis proponon lian aliĝi LEA-n k. Lab. Sportkartelon. SAT-aniĝis 6 klubanoj. Oficejo: Merianstr. 2, II. Kunvenoj: ĉiun unuan merkr. de monato je la 20-a en «Goldenen Sternen», Emmendinger Str. 1. Ekzercvesperoj: ĉiumerkr. escepte la kunvenan merkr. je la 20-a en «Gewerkschaftshaus» (sindikatdomo). La 3 ĉefgaz. Freiburgaj priskribis nian ĝeneralan kunvenon. 10-2-27 okazos «letervespero» por la 16 lern. de komenckurso. 12-2-27 okazos «familia vespero» en apuda ĉambro de l’ kunvenejo. P. W. Huber.
Sovetio.
Dolinskaja. — Daŭras 2 elementaj kursoj k. 1 speciala por instruistaro de loka 7-klasa fervoja lernejo. Aperis n-o 10 de loka murgazeto «Esperanto», kun kelk. tradukoj el esp. leteroj. Por perfektiĝi, ni kunvenas regule dufoje semajne k. iafoje vesperas amike. (5875)
Kremenĉug. — La 19. XII. 1926 kunvenis en klubo «Proletarij» la 1-a Kremenĉuga Konferenco de esp-istoj kaj esp-rondetoj. Ĉeestis 64 delegitoj, reprezentantaj la lokajn SAT-anojn, SEU-anojn kaj 11 rondetojn el kluboj, fabrikoj kaj lernejoj.
Speciale varmege salutis la Konferencon la prez. de Distrikta Komitato de IRĤ, K-do Berejnoj, kiu akcentis, ke la ruĝa helpo kaj la mondlingvo devas kunagadi solidare. Post la salutoj de diversaj delegitoj k. de K-do E. Izgur, la Konferenco prilaboris la demandojn: pri la stato kaj la perspektivoj de l’ esplaboro en Kremenĉug, pri fondo de esper. ĉeloj en 11 lokoj (kluboj, sindikatoj, lernejoj), pri la kotizo al la loka esp. organizo, pri Komitato de Kunhelpo al la movado… En la rezolucio pri la § 1 de l’ tagordo, la konferenco esprimis la deziron pri plej larĝa varbado por SAT k. abonado al la SAT-organoj.
Regule ekfunkciis la esperanto-konsultejo de l’ Kulturfako de Intersindikata Konsilantaro. La konsultejo respondas al ĉiuj skribaj demandoj. La adreso estas: Kremenĉug, Dom Sojuzov, Esperanto-Konsultacii pri Kultotdele O. S. P. S.
Ĥabarovsk. — Organiziĝis ĉe Komjunula Klubo esp-ista grupo el 9 pers. Ĝi trastudis jam la duonan de la kurso. Ĉi koresp. kun eksterlando kaj partoprenas ĉiujn vivjurnalojn ĉe klubo. Ankaŭ organizita rondeto kun 21 junaj pioniroj (el 7 taĉmentoj, sume en Ĥabarovsk 47 taĉmentoj). — En ambaŭ grupoj gvidas SAT-ano Verŝini. Tria rondeto estas organizita ĉe teknika lernejo kun 11 part. — Nia adreso: Ĥabarovsk, Sovetio, komsomolskij Klub im. Kubjka. Kruĵku esperanto. (4638.)
Minsk. — Blankrusia oficejo de intern. lab. interligo ĉe SEU-organizo ricevis de finnaj presistoj proponon interrilatigi ilin kun blankrus-preslaboristoj. La letero (esp.-lingva) estis legata ĉe Centra Oficejo de pressindikato k. ĉe kunveno de l’ presistoj de 1-a Minska presejo, kie ĉeestis pli ol 200 laboristoj. La propono estis entuziasme akceptata. Dum la kunveno, japana esp-isto K-do Kadzuvo-Tava raportis pri situacio de preslaboristoj en Japanio, Koreo k. Ĉinio.
Minska radi-telefon-stacio, kiu ĉiulunde je la 5.20—5.50 vesp. disaŭdigas esp. radi-gazeton, ŝanĝis sian ondlongon de 900 je 860 metroj. Ĉiutage komencaj vortoj estas blankrus- k. esp-lingvaj.
Dum 5 tagoj loĝis en Minsk speciale invitita Japana esp-isto K-do Kadzuvo-Tava, kies ĉeesto estis bone utilis por propagando. Krom supre-menciita parolado, li raportis en 4-a 7-jara lernejo pri «Infana movado en Japanio», pri «Nuntempa Japanio» en teksfabriko, pri «Labkor-a movado en Japanio» en tuturba kunveno de labkoroj, k. pri nunaj politikaj partioj k. «Unuecfronto en Japanio» per radistacio. Preskaŭ ĉiu gazeto notis lian alveturon k. aperis kelkaj fotoj k. artikoloj liaj. (4424.)
Minsk. — Dec. 31. dum novjara vespero de anoj de Centra partia klubo, en nomo de K. Marx estis solene transdonita al klubanoj ruĝa standardo, ricevita dum VI-a SAT-kongreso de niaj Essen-aj K-doj per K-do Neumann. Feb. 19. 1927 Minska SEU- k. SAT-organizoj festos 3-jaran datrevenon de ekzistado. Tiam ni intencas aperigi en ĉiuj Minskaj gaz. salutojn al ni de eksterlandaj SAT-anoj k. leterojn de niaj konstantaj korespondantoj pri utileco de l’ internacia lab. interligo. Tial ni petas al ĉiuj plenumi sian devon.
4424, Minsk, poŝtkesto 33.
Motoviliĥa apud Perm. Funkcias esp. rondeto (15 partoprenantoj). Rondeto eldonas murgazeton «Internacia Proletaria Solidareco», kiu rondiras en kluboj, lernejoj, fabrikoj.
Perm (Uralo). Esperanta rondeto funkcias ĉe arta teknikumo. La partoprenantoj — gestudentoj — aranĝis viglan interkorespondadon pri temoj artaj. Sukcese daŭras funkcii Internacia Korespondoficejo ĉe Red. de gazeto «Zvezda». La gazeto represis multajn leterojn k. precipe desegnajojn ricevitajn por esp-o, havigis al laboristinoj de elektra stacio 25 ministlampetojn el Anglio, ricevis salutleteron al datreveno de oktobra revolucio de sveda Kompartio, provizis 7 lernejojn per ekzercmaterialo por instruado de germ. lingvo (rigardu: «grava servo al sovetiaj lernejoj per SAT-aparato»). Korespondoficejon prizorgas K-do Frank.
[REKLAMO p.10] INSTRUISTOJ via gazeto estas INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Gazetabono: 2,50 mk. g. Kotizo al TAGE: 0,50 mk. g. Specimenon petu de M. Goldberg, Frohburger Str. 68, p., Leipzig S 3 (Germ.)
[BILDO p.10 | 83,65,93,73] Kvinpinta stelo en la reklamo de Internacia Pedagogia Revuo.
— pàgina 11 —
La Lingva Angulo
Demando:
1) Ĉu oni rajtas uzi la akuzativon post la substantivo? Ekzemple, kia esprimo estas pli ĝusta: «li estis juĝenda pro persekutado DE LABORISTOJ, aŭ «li estis juĝenda pro persekutado LABORISTOJN»?
Kvankam nenie en lernolibroj kaj esp.-libroj mi trovis similan parolturnon kun akuzativo, tamen «de» ŝajnas al mi esti iom konfuziga, ĉar oni povas kompreni ne nur, ke li persekutadis laboristojn, sed ankaŭ, ke li estis persekutata DE laboristoj. Ro-No.
Respondo:
a) En la lernolibro «Cours méthodique d’Esperanto. Versions.», kiu estas kolekto da sisteme ordigitaj ekzemploj por ĉiuj gramatikaj demandoj publikigita en la jaro 1909 de AYMONIER & GROSJEAN-MAUPIN, vi trovos (p. 115) jenan noton: «En maloftaj okazoj, por eviti duban sencon, oni renkontas senprepozician akuzativon post substantivoj devenantaj de transitiva verbo kaj esprimantaj agon». Kaj la aŭtoroj citas kelkajn ekzemplojn eltiritajn el la FUNDAMENTA KRESTOMATIO, sed ili eraras, dirante, ke tia uzado de l’ akuzativo neniam renkontiĝas ĉe ZAMENHOF kaj ke ĝi estas tute evitinda.
Male, ĝi estas plurfoje uzita de ZAMENHOF, eĉ en liaj lastatempaj verkoj. Aliflanke, estante tute logika, ĝi estas kutima en la «vulgara» (ni diras hodiaŭ: «proleta») latina lingvo (Ekz. ĉe PLAUTUS), kaj ankaŭ en la slavaj lingvoj. Fine la angla lingvo ofte apudmetas akuzativan senprepozician komplementon apud la participo de estanteco, kiu anglalingve plenumas la rolon de verba substantivo. Ekz.: «Upon my approaching them. — By distributing information and organising examinations».
Jen kelkaj ekzemploj trovitaj ĉe ZAMENHOF: «Tre grava por la progresado de l’ lingvo estas diligenta uzado ĝin en korespondado. (Ald. al la 2-a Libro). — La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, ĉar sen ĝi la senco ofte estas neklara; sed la uzado ĝin en okazo de senbezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono. (Lingva Respondo, 1890). — La konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon. (Alvoko al la Diplomatio, 1915).
Aliajn ekzemplojn vi trovos en SENNACIULO: 12. II., 15. X., 19. k. 26. XI., 17. XII. 1925; 2. IX. 1926.
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Väst-Svenska Kuriren, Göteborg, 8-1-27: «Sciigoj el Siberio» (118). — Ruĝa Standardo, Vladivostok, 19-11-26: «Fordismo» (103). — Arbeiderbladet, Oslo, 27-11-26: «Japanio en la fandujo» (109). — Zimia Lubelska, (pollingva): «Klasa justeco en Germanio» (119—129). «Vivkondiĉoj en distrikto Bournemouth» (112), «Kiel oni loĝas kaj laboras en Nederlanda Indio» (118), «El Francia Ekspluatejo» (118), «Sciigoj el Ĉeĥoslovakio» (115), «Nuna ekonomistato en Rusio» (116), «Sciigoj el Hungario» (116).
Enhavis notojn pri SAT.
Graphischer Block, Berlin, 26-12-26: pri VI-a kongreso, de P. Klopfleisch. — Die Arbeiter-Bühne, Leipzig, jan./27: pri SAT k. «S-ulo», de O. Bässler. — Pskovskij Nabat, Pskov, n-o 179: raporto pri VI-a kongreso.
Enhavis Tradukaĵojn el esperantaj leteroj.
Za Mir i Trud, Rostov, 7-1-27. — Molodij Bilŝovik, Kiev, 30-12-26. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 6-12-27. — Krasnij Gornjak, Krivoj Rog, n-oj 121, 134, 147, 167. — Pskovskij Nabat, Pskov, n-oj 182, 190, 212. — Pskovskij Pahorj, Pskov, n-o 46. — Leninskaja Gvardja, Pskov, n-oj 37, 42. — Pskovskij Nabat, Pskov, n-o 6. — Murgazeto Interfratigo, Pskov, n-o 12.
Enhavis priesperantajn artikolojn.
Molodij Bilŝovik, Kiev, 25-12-26: esp. leciono. — Putj Rabselkora, Rostov, 15-12-26. — Za Mir i Trud, Rostov, 30-12-26. — The Plebs, jan./27: esp. letero de anglo en Hungario. — Pskovskij Nabat, Pskov, n-o 252: pri intern. korespondo.
*
KORESPONDADO
Aŭstrio.
K-do Alfred Hoffmann, Frankst. 43, Linz a. D. (19 j.), dez. koresp. pri jun. movado k. ĉiul. Gek-doj. Certe resp.
Bulgario.
K-do Asen Pohov (19 j.), selo Belica, Razloŝko, dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l., L, PI.
Ĉekoslovakio.
K-do Jar. Machek (lernejestro), Radkyně ap. Nová Paka, dez. koresp. pri alkoholismo, seksa, virina demandoj, religio k. a. interesaj temoj. L, PI, k. ĉ. l.
Estonio.
— Leterportistoj de ĉ. l., per PK. mi dez. interŝ. sciigojn pri niaj salajroj k. prezoj de vivbezonaĵoj. J. Vahtkerl, 23, Jaoskond, Tallinn.
Germanio.
K-do Alfred Kipker, Marlerstr. 14, Dorsten i. W., dez. koresp. kun junaj Gek-doj el ĉ. l. pri ekonomio, politiko k. lab. temoj. Interŝ. PM, L, PK.
K-do Willy Weissbach (sportulo), Turnstr. 1, Kändler b. Limbach i. S., dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, bfl. k. ĉ. l.
K-do Eberh. Vogelhuber, Schwanenstr. 2, Ansbach i. Bay., dez. koresp. PK, PI, bfl. k. ĉ. l. Certe resp.
K-do Hans Krauss, Urlasstr. 37, Ansbach i. Bay., dez. koresp. PK, PI, bfl. k. ĉ. l. Certe resp.
K-do G. Kindler, Hohenliebtal Schönau K. (Silezio), dez. koresp. k. Britio, Francio, Usono, Sovetio, Hispanio, L, PI.
K-do Arthur Mildner, Cunnersdorf, Nr. 8, b. Pirna a. E., dez. koresp. k. vegetaranoj pri vegetarismo k. ĉ. l.
K-do Paul Thomas, Mühlstr. 8, Freiburg i. Schles., dez. koresp. k. ekstergermananoj, precipe interŝ. fot-aĵojn. Resp. garantiata.
— «La anarko-sindikalista grupo, dez. koresp. pri anarkiismo k. aktualaĵoj, k. ĉ. l. L, Adr.: Fred Schröder, Mönchebergstr. 8½, Kassel.
— Grupo de sportuloj (komencantoj) dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj. Adr.: K-do Gladbach, Restauration zum Kurhaus. Auf der Höhe, Kr. Solingen.
— Grupo da komencantoj (naturamikoj) dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr.: K-dino Ottilie Groth, Sandstr. 14, Solingen, II.
K-do Walther Schreier, Lausa ap. Dresden, Privatstr. 27, dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l.
Hungario.
K-do Béla Major, Dombovár, ŝatus koresp. pri div. temoj, ĝoje mi interŝ. P. M.
Jugoslavio.
K-do Miloŝ Vidaković (19 j.), Stajiĉa, 13, Valjevo, dez. koresp. k. ĉiul. Gek-doj.
Sovetio.
K-do L. Berezin, V-Voloĉek, Cerabkoop., dez. koresp. pri sociaj k. ekonomiaj temoj. L, PK. Resp. garantiata.
— Grupo de esp-istoj dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab., vilaĝana, virina k. jurnala movadoj. Adr.: Ukrainio, Zaporojskij okrug distr. stacio Meĉetnaja, selo Pokrovskoe, Poŝtkesto D. k. E.
— Pionir-taĉmento en la nomo de Kalinin, dez. koresp. kun infan-organizaĵoj ĉiul. Adr.: K-do R. Tkaĉenko, Ĉeĥovski, 9, 1, Kiev.
— Pionir-taĉmento en la nomo de Tomski, dez. koresp. kun infan-organizaĵoj ĉiul. Adr.: Pioner-otrjad pri tipografii Juz’ a, Zolotovorotska, 11, Kiev.
Skribu al esp. kursanoj, pri ĉ. temoj, resp. nepra, sendu esp-aĵojn ktp. Adr.: Gub. ONO, Kursoj Esperanto, Ivanovo-Voznesensk.
— Esp. gelernantoj dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab. vivo k. a. temoj. Adr.: Rab. Klub, Rondeto «Esperanto», Tejkovo, (Iv.-Voznesensk gub.).
K-do Ŝuvajev Aleksio, Miza, Telefon. Zavod im. V. I. Lenina, Niĵni-Novgorod, dez. koresp. pri ĉ. temoj, pref. k. ekstereŭropanoj k. okcidenteŭropanoj.
— Jenaj Gek-doj el Ivanovo-Voznesensk dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., nepre resp.:
K-do S. V. Arefjev, Alekseevskaja, 11.
K-do M. Smirnov, Stepanova, Gub. Sov. Part. Ŝkola.
«Sennacieca Revuo» aperos kiel duobla n-ro (januaro—februaro)
— pàgina 12 —
K-do A. K. Travkin, Novo-Dmitrovskaja, 4.
K-dino A. P. Lvova, Gub. ONO. Esp. Kursoj.
K-dino T. K. Kurapova, Socialistiĉ. d. Sokolova.
K-do L. Opackij, 3-a Moskovskaja, Ĉita, I., (19 j.), dez. koresp., PK, PM, bfl. Ĉiam resp.
— Prokrasto de miaj resp. kaŭzis jenon: La 1. I. 27, post longtempa animmalsano pafmortigis sin mia edzino Mario, neforgesinda amiko k. K-do por mi k. por ĉ. konatuloj. Mi k. filino (13 j.) estas ĝisfunde ĉagrenitaj.
Adresŝanĝo: K-do Hosejn Sadykov, Bolŝaja Dvorjanskaja, 21, kv. 45, Leningrad. (Antaŭe en Novoĉerkask).
— «Junkomunista ĉelo» dez. koresp. kun komjunĉeloj k. ĉ. l. Adr.: Kiev, Ĥorevaja, 52, 3 Zaton, jaĉejka LRSM.
K-do A. Fajnŝtejn (komjunulo) Lvovska, 37, 5, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do M. Klioner, Mejigorska, 30, 12, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do G. Majorov, Kontoro matersklada, Dolinskaja, Krivo-Rogsk. okr., dez. koresp. k. ĉ. l., L, PI.
K-dino E. Ŝkurenko, Poltavskaja, A-o, Dolinskaja, Krivo-Rogsk. okr., dez. koresp. k. ĉ. l. nur L.
— «Oficejo de Internacia Koresp. Lab.», org. ĉe lab. fervoj. klubo en nomo de Lenin, dez. koresp. k. kom-istoj, junuloj, virinoj, labistoj, sportistoj, fervojistoj org-aĵoj, lab. kluboj k. ap. revoluciuloj. Resp. garantiata. Adr.: Gvidanto de la Ofic. I. K., Petro Ĉernyŝkov, Malo-Elevatorskaja, 27, Rtiŝĉevo, Sar.
— «Jun-revolucia grupo», dez. koresp. pri junular-movado k. ĉ. a. temoj k. ĉ. l. Adr.: K-do Konstantino Timoŝenko, Hakasskij okrug, Ust-Abakansk, Ĉernogorskie Kopi, Siberio.
K-do A. Stahurski, ul. R. Luksemburg, 11, Ludinovo, Brjansk. gub. dez. koresp. k. ĉ. l. (krom Germanio), pri ĉ. temoj, L, PI, bfl. PM. Certe resp.
«Ĉelo de Junkom. Unio», dez. koresp. k. aliland. ĉeloj pri junlab. movado (precipe k. metalistoj). Adr.: K-do A. Stahurski, ul. R. Luksemburg, 11, Ludinovo, Brjansk. gub.
K-do G. Knjelev, St.-Moskovskaja, Ŝvedov per. 3, Smolensk, dez. koresp. k. frizistoj (razistoj) el ĉ. l.
K-do A. Gudkov (radioamatoro), St. Leningradskaja, 4, Smolensk, dez. koresp. pri Radio-aferoj.
K-do Oskar Epŝtejn, Mitropolskaja, 4, Smolensk, dez. koresp. pri kino k. sporto.
Atentu
Ĥarkov-anoj, kiu el vi povas doni al mi informojn pri mia frato, Jozefo Bock, lasta adreso: Ĥarkov, Cverglova, 13/4.
Mi volonte rekompencos ĉiajn elspezojn. Informojn sendu al: Hermann Bock, Cianstengasse, 38, Wien VIII. (Aŭstrio).
[REKLAMO p.12] La plej bona rimedo por subteni esperanton ★ — Mi volonte aĉetus SAT-librojn, se mi havus tempon por legi ilin… Ne malofte oni povas aŭdi tian diron el la buŝo de fervoraj K-doj, ĉiam pretaj malavare donaci por la esperanta propagando. Se tiuj K-doj iom pripensus, ili baldaŭ konvinkiĝus, ke la plej certa, la plej fruktodona subteno al esperanto estas ebligi la pliriĉigadon de SAT-Biblioteko. Lingvo estas ja vivanta laŭproporcie je la verkoj en ĝi publikigitaj. Ju pli ekzistas esperantaj verkoj, des pli facila estas la poresperanta propagando. Libro estas fakto, K-doj! Aĉetu do la SAT-librojn, eĉ se vi ne havas tempon por legi ilin.
Prezo mk. g. Faŭsto, Goethe … 1.20 Eklumo en Abismo, H. Barbusse (broŝ.) 0.80 Malgranda Terbiblio (Prolet. Atlaso), Szeréni … 1.80 Proletaria Kantaro (74 kantoj kun notoj) 2.50 Tri Verkoj de Leo Tolstoj … 0.80 El la Mondbildo de l’ Nova Fiziko, Muravkin … 0.60 La Kemio de la Universo, Fersman … 0.60 Ŝekspsikologio de S. Ziegler … 0.60 La Morto de Blanjo, Jean Tousseul … 0.60 Ruĝo kaj Blanko de L. Ivn … 0.60 La Komunista Manifesto (2-a eldono) … 0.60 Dokumentoj de Komunismo … 1.— Etiko de P. Kropotkin … 1.80 ABC de Sennaciismo, V. Elsudo … 0.50 For la Neŭtralismon! E. Lanty (2-a eld.) 0.25 Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatio … 0.40 Orienta Blovo … 0.40 En Katenoj de la Maljusteco … 0.60 Ni Legu! Brunulo. (Internacia Legolibro) (3-a eldono) … 1.— Petro, kursa lernolibro laŭ parola metodo 0.70 Labor-Kajero al Petro … 0.30 Karl Marx, Lia Vivo kaj lia Verko … 0.60 Ŝtato kaj Revolucio, Lenin … 1.— Je la Nomo de l’ Vivo, E. Izgur … 2.— (La prezoj kompreniĝas inkluzive sendkostoj.) * Mendu ĉe Administracio de SAT Richard Lerchner Leipzig O 27, Colmstrasse 1 Poŝtĉek-Konto 6835
[REKLAMO p.12] La plej popularaj! La plej malkaraj! Por germanlingvanoj! Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichts-Stunden. Kun elparolo, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6-a ĝis 10-a milo. Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj kaj literaturaj klarigoj. — Serĉado en vortaroj superflua! Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (Ĵus aperis.) Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 200 paĝoj da teksto kun pli ol 20000 germanaj vortoj kaj 30000 tradukoj. Kvarobla numero ĵus aperis! Prezo por 48-paĝa volumeto 25 pfen., 2 kĉ., 40 gr. Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Tagblatt-Bibliothek, Wien I, Fleischmarkt 5
[REKLAMO p.12] Ĉiu klera aŭ kleriĝema homo ne povas ne studi la ideojn de N. Lenin. Tial ĉiuj esperantistoj, ĉu amikoj ĉu malamikoj de la gvidinto de l’ sovetia revolucio, devas nepre havigi al si la verkon: ŜTATO KAJ REVOLUCIO tradukita el la rusa lingvo de G. Demidjuk Formato 18×12, 150 paĝoj. Prezo: 1 gm. Mendu senprokraste al Adm. de SAT., Colmstr. 1-III-Leipzig O-27. * Opinio de neŭtrala gazeto pri la verko: El la diversaj rusaj revoluciuloj, Lenin reliefiĝis kiel pli bona idealisto ol la ceteraj. Pro tio lia verko vekos intereson ĉe ĉiu rondo de laboristoj, laborantaj por sia libero. La paragrafojn de la verko oni legas kun intereso. La doktrino de Marx ludas ĉefan rolon, kaj la aŭtoro trafe disvolvas la ideojn por instrui la laboristojn por la definitiva batalo. Superflue estas diri, ke la libro, korekte tradukita kaj presita, meritas akcepton tre koran ĉe ĉiu rondo de progresemuloj. Saljo. (Kataluna Esperantisto, decembro 1926)
[REKLAMO p.12] Ĉu jam troviĝas en via esperanta libraro la unika verko, kiu ebligas komprenon de la homaj problemoj kaj historio, la unua proleta atlaso? Se ne, havigu al vi ĉi belan instruan verkon. MALGRANDA TERBIBLIO originale verkita en esperanto de Prof. D-ro FERD. SZERENYI. ENHAVO: 11 grandaj landkartoj kaj multaj skemoj kun klariga kunteksto sur bonega papero. Form.: 26×36 cm. Prezo: 1,80 g. m. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27 (Germanio.)
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 125-126, 19 de febrer de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro, N-o 125—126 APERAS [BILDO p.1 | 41,3,57,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo. SEMAJNE 19. Februaro 1927
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY, 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
LABORISTARO, MALFERMU LA OKULOJN!
Ni staras ĉe sojlo de novaj militoj!
Nur en 1918 finiĝis la terura imperialista milito, daŭrinta 4 jarojn, almozuliginta Eŭropon kaj forportinta al tomboj milionojn da junaj, belegaj vivoj.
Pasis 8 jaroj, kaj nun oni preparas novan militon, pli grandegan, pli teruran. Jam nun oni povas ekvidi en tiu-ĉi preparado du tendarojn, du militontojn.
De unu flanko Ameriko kontraŭ Britio (kaj ankaŭ reciproke) preparas militon por novaj vendejoj por siaj varoj. De alia flanko komencas interbatalo de Anglio kaj Francio. Francan kapitalistaron subtenas Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Polio kaj Hispanio. Anglion subtenas Italio, Grekio, Norvegio, Rumanio, Estonio kaj Latvio. Ne distingebla ankoraŭ estas por estonta militspektaklo rolo de l’ germana aktoro.
Tiujn-ĉi konkludojn pruvas lastaj amikeckontraktoj (pri amikeca kunrabado de kontraŭbatalonto) inter registaroj de ĉiuj suprenomitaj landoj.
Kaj ankaŭ pri tio parolas al ĉiu klaskonsciulo lastaj okazintaĵoj en Litovio (faŝista revolucio) kaj Polio (subpremigo de kelkcentmila blankrusa nacia organizo). Litoviaj kaj Poliaj lernantoj de s-ro Mussolini ludas antaŭspektaklan melodion por baldaŭ komencenda militdramo.
Kaj ne nur faktoj parolas, ankaŭ la ciferoj. Eĉ ili pli bone notas alvenon de la milito.
Jen ekzemplo: Ameriko, Anglio, Francio kaj Italio elspezis por militpreparoj
en 1913 jaro 993 000 000 dolarojn en 1923 jaro 1 743 000 000 dolarojn en 1926 jaro 1 768 000 000 dolarojn
Finnlando, Estonio, Latvio, Polio kaj Rumanio elspezis por samaj celoj
en 1923 jaro 185 000 000 dolarojn en 1926 jaro 215 000 000 dolarojn
Samaj landoj havis en siaj armeoj
en 1923 jaro 479 000 soldatojn en 1926 jaro 533 000 soldatojn
Samaj landoj pligrandigis sian aerŝiparon
en 1923 jaro 280 aeroplanoj estis en 1926 jaro 510 aeroplanoj estis
Krom tio, samaj landoj (krom Rumanio) havas preparitajn por milito 651 000 armitajn faŝistojn.
Kaj la antaŭenomitaj Ameriko, Britio, Francio kaj Italio kune prezentas jenajn ciferojn:
| Jaroj | Kvanto de soldatoj en ĉiuj 4 armeoj | Kvanto de aeroplanoj |
|---|---|---|
| 1913 | 1 613 000 | 150 |
| 1923 | 1 681 000 | 2400 |
| 1926 | 1 821 000 | 3550 |
Je 208 000 soldatoj pligrandiĝis armeoj de la plej grandaj rabuloj-landoj (Ameriko, Anglio, Francio, Italio). Preskaŭ duobliĝis iliaj militelspezoj. Pri kio parolas la ciferoj? Novan neesprimeblan militegon preparas malantaŭ la dorso de Laboristaro «pacamaj» kapitalistaroj, kun la intenco eluzi dum ĝi ĉiutage elpensatajn novajn venengasojn kaj aliajn teruraĵojn.
Ĉiu sennaciulo, ĉiu klaskonscia laboristo devas diri al kapitalistoj:
— Ne! Laboristaro ne volas militon! Vi trompis nin en la jaro 1914-a, sed ne trompos en la 1927-a!
Kaj se tamen la milito eksplodos, la Laboristaro devos turni preparigatajn de burĝaro bajonetojn ne kontraŭ siajn alilandajn klasfratojn, sed kontraŭ la preparigantojn mem. (5241)
★
La strikmovado en Ĉinio
La okazintaĵoj dum majo 1925 (la mortpafado al laborista manifestacio en Ŝanghai) montris la grandan signifon de Ŝanghai en la ĉinia laborista movado. Ĉi-urbo, estante la plej grava laborista centro en Ĉinio, staras kiel antaŭgvardio de l’ Proletaro ĉinia kaj dissendas strikondojn tra la tuta lando.
Ĉi-signifon de Ŝanghai klarege komprenas la anglaj imperialistoj kaj ili speciale esploris la 1926-an strikmovadon tiean. La rezultoj estis presataj en «Ĉinia Ekonomia Monatrevuo» eldonata de angloj. Sendube, ke la ĉi-suba donata statistiko el tiu revuo emas malpligrandigi la nombron kaj gravecon de la strikoj, ĉar tia malpligrandigo estas en la intereso de la kompilintoj.
Laŭ ĉi-statistiko, dum la unua duono de 1926, Ŝanghai spertis 96 strikojn ĉe 106 fabrikoj, partoprenitajn de pli ol 91 000 laboristoj, inter kiuj ĉirkaŭ 5000 virinoj.
La esplorantoj devis konstati, ke nur en 33 okazoj la kaŭzo de la striko estis malkontento pri laborpago; aliokaze ĝi estis la malbona rilato inter la laboristoj kaj entreprenistoj. Grandan intereson prezentas la postuloj de l’strikantoj pri ĉesigo de korpekzekutoj (?) kaj perforta prezentado al la entreprenisto de l’ fotografoj de l’ laboristoj por spiona uzado. Aliaj postuloj estis: liberigo de arestitoj,
— pàgina 2 —
2 SENNACIULO
redukto de malprave maldungitaj laboristoj kaj puno al submastroj pro ofendo kontraŭ laboristoj.
Jen la rezultoj de l’ strikoj: Plena malvenko de l’ laboristoj — 39 strikoj; plena venko — 16; parta venko — 26; promesoj esplori la postulojn de l’ strikantoj — 13; lokaŭtoj — 2.
Mi citu por plimpleksigo de la bildo el «Semaina Akompananto«, la ĉinia komunista revuo: —
Dum la unuaj 20 tagoj de junio 1926 en Ŝanghai, okazis 40 strikoj, partoprenitaj de ne malpli ol 30 000 laboristoj. Karakteriza trajto de ĉi-strikoj estas, ke
[BILDO p.2 | 5,26,39,64] Desegnaĵo: amaso da ĉinoj manifestacias kun flagoj kaj standardoj kun ĉinaj signoj. Subskribo: Ĉinoj manifestas
la plejmulto okazis inter hejm-laboristoj (kudr-juvelistoj, ktp.). La strikojn gvidis la Konsilantaro de Ŝanghai-aj Sindikatoj.
Multsignifa estis la striko en 7 silkoŝpinejoj. La laboristinoj strikantaj sukcesis atingi du-monatan forpermeson (kun salajro) antaŭ- kaj post nasktempo; tiu striko progresigis la strikmovadon inter ĉiuj laboristinoj.
La ĉefa postulo de la plejmulto de la junaj [?] strikoj estis: 12-hora labortago kun 1 horo por tagmanĝi.
Apud Ŝanghai en Usi, pro la instigo de Ŝanghai, samtempe strikis la Laboristaro ĉe 19 silkoŝpinejoj kaj 23 deponejoj — fakte ĝenerala striko. Okazis ankaŭ en Hankaŭ ĉe la angla-usona tabakfabriko kaj ĉe la silkoŝpinejoj en Dairen ĉesigo de laboro.
La graveco de la Konsilantaro de Ŝanghai-aj Sindikatoj treege kreskis dum ĉi-strikoj, rezulte, ke la Ŝanghai-a urbestraro estis devigata inviti la Konsilantar-reprezentantojn diskuti la rekomencon de laboro ĉe entreprenoj.
El «Transbajkala Laboristo» trad. K. Fade.
★
[REKLAMO p.2]
Je la Nomo de l’ Vivo
Filozofi-lirikaj Fragmentoj Originala verko de nia K-do E. Izgur Enkonduko de E. Lanty Antaŭparolo de N. Kruĉinin Prezidanto de Tutukraina Asocio de Proletaj Verkistoj kaj Prezidanto de Tutukraina «Proletkult» 224 paĝoj, 13,5×18 cm, abunde ilustrita
—o—
De nun havebla ĉe nia Administracio: Colmstrasse 1, Leipzig O 27
—o—
Prezo: klasika eldono: bonega papero, bela koverto . . . . . 2.— mk. luksa eldono: . . . . . 2.50 mk.
Jubileo-Ĉeno¹)
132 (Lyon) 25 fr. fr. alvokas ĉ. SAT-anojn laŭpove donaci al SAT okaze de l’ 40-a datreveno de esperanto, ĉ. SAT-anoj ankaŭ estu malavaraj por la kaso de la VII-a Kongreso. — Celodonio kaj Corral (Buenos-Aires) 1 peso. — SAT-grupo (Odessa) 5,75 rubl. k. alvokas la grupojn Lyon kaj Kassel. — Bleier (Ujpest) 1,52 peng. — Kröger (Nordshausen) 0,50 mk. g. — M. N. S. (Sofia) 50 lev. invitas ĉiujn K-dojn en la sama urbo imiti tion. — Sommer (Selb) 1 mk. g.
Mi donacas unu ĉeneron (1 rublon) kaj aĉetas 1 akcion duondolaran. Jenajn K-dojn mi alvokas ekfari la samon kaj ili alvoku iliajn gekonatulojn: (Ivanovo-Voznesensko). — Lebedev, Stefan, Alaudina, Medvedeva, Smirnov I. S., Mizerovski, Sibaev, Makarin, ĉiujn rondetgvidantojn, tekstrustan rondeton. (Göteborg). — Ambaŭ Adamson Einar kaj Elma, (Skotlando Glasgovo 20 Kelvinghaughstr.) — Thomas Crawford, sataniĝu! (Johannesburg). — Dambe D. A. S. 6223, 3958, 7362, (Usono Denver-Colo). — Weber M. 5934, (Hannover) bei Bödeker, Kriegerstr. 35, IV l. — Paul Schallmey, (Glauchau). — Erich Hofmann 6332, (Leipzig W 33, Klopstockstr. 10, II l.). — Ernst Thiele ne alvokas pro lia senlaboreco, (Elberfeld, Fingscheidter Str. 19a). — Ervald Killmer, (Anglio, South-Shields 6 Harfer Str., County Durham). — Johano Douglas, sataniĝu! kaj ĉiujn aliajn gekorespondantojn! Se ili ĝisnune ne abonas «Sennaciulon» — abonu ĝin nepre! La adresojn kaj Satnumerojn de kelkuloj mi aldonis, por ke la Administracio de SAT plenumu la proponon de J. Jurysta en n-o 117 pri abonigo por «S-ulo».
Gekamaradoj! Forĝadu la Jubilean Ĉenon! Ne prokrastu plenumi vian devon!
Satano 6319, N. Graĉov.
Nosko (Saisk) 1,50 rubl. — S. (Dresden) 2 mk. alvokas Hertel (Meissen). — Zirianov (Kurgan) 1 rubl. alvokas Ŝubin k. Ĉukanov (Sverdlovsk), Vasiliev (Petropavlovsk) SAT-anojn PTT-oficistojn sovetiajn k. alilandajn k. siajn gekoresp-antojn. — Schürrer (Wien) 1 ŝil. — Zankl (Neunkirchen) 1 ŝil. — Egers (Kiev) 1 rubl. laŭ alvoko de Nicollet k. Löwe, alvokas siajn koresp-antojn. — Viktorov-Ĉehović (Kiev) 1 rubl. same alvokas kiel Egers. — Gek-doj Velland (Konstantinopel) 3,60 mk. g. — Piskunov (Niĵni-Novgorod) 1 rubl. laŭ alvoko de Kalaŝnikov, invitas Gek-dojn Titov, Burov (Niĵni-Novgorod), Petelin, Dadulin, Zaĥariev, Saĥurov, Popiŝev, Krilova (Niĵni-Novgorod, Miza Kontora Telefon), Wernicke (Leipzig), Ullmann (Essen). — Ni, SAT-anoj studentoj de Universitato en Kaunas: J. Dagys 3 lid., V. Butkus 3 lid., 4894 — 1,50 lid., J. M. Dagys 3 lid., K. Snarskis 2 lid., A. Spuoris, estonta SAT-ano 2 lid., kaj alvokas SAT-anojn studentojn de Leningrada Universitato.
Kiel protesto kontraŭ la disputaĉo de kelkaj LEA-anoj kontraŭ SAT, decidis la Herne-a LEA-membraro donaci 5.— mk. g. por la Jubileo-Ĉeno. Samtempe la tuta LEA-grupo aniĝas kooperative kiel pasiva membro al SAT.
SAT-anoj (Poltorack) 4,60 rubl.: Gek-doj Gratov (Ĉerniŝevskaja) 1,50 rubl. invitas Pimenov (Murtazovskoe), Artemjev k. Smirnov (Naĵĉik), k. Fröding (Rockford). La du lastajn vegetaranojn, ni petas sekvi la alvokon de K-do Brukson (S. 109). Cerny (Wien) 1 ŝil.; Icha (Wien) 1 ŝil.; Smith (London) 4/5 ŝil. Deutsche (Basel) 1 fr. svis., alvokas la svisajn Gek-dojn. Champion (Lyon) 5 fr. fr.: Duran (Baixas) 7 fr. fr.: SAT-anoj (Halle) 12 mk. g., alvokas la SAT-anojn de London k. Minsk. Ge-Battu (Wien) 5 ŝil., alvokas la Gek-dojn en Budapest k. Prešov, kiuj vizitis miajn kursojn, same ĉ. hungariajn SAT-anojn, ke ankaŭ ili donacu, kiom ili povas por la ĉeno. Gülling (Hamburg) 1,30 mk. g.; Vincent (Paris) 10 fr. fr.: Bogdanov (Velij) 1 rubl.: Jadlovker (Velij) 0,50 rubl. laŭ alvoko de K-do Bogdanov. — Iuelie [?] 1 dolaron, alvokas R. Guinet, Khabarovsk Ulitsa K. Marks D. 28, kb. 10, Sovetio.
¹) Vidu la n-on 100 de «S-ulo».
Politiko de la episkoparo en Polio
La ĉi-tiea naciemokrataro sentas sin malfortigita post la majaj okazintaĵoj kaj bezonas subtenon de popolamasoj. Alproksimiĝas balotoj; sen la klerkularo mankos voĉoj. Estiĝas ankaŭ timo, ke alia partio akiros favoron de la klerikularo.
Aliflanke parto el la episkoparo, kun la fama intriganto, armena episkopo
[BILDO p.2 | 64,67,93,79] Karikaturo: vico de episkopoj en longaj roboj kaj kun mitroj, vidataj de flanko.
Teodorović, ankaŭ avidas povon kaj influegon. Post kelktempa intertraktado reakcia-episkopa ligo estas starigita.
Je katolika kunveno en Poznani pastro Primato Hlond faris politikan paroladon kontraŭ la nuna registaro. Li pruvadis, ke en Polio «ne ĉio estas pola», ke Polio devas eltiri «kolon el framasona laĉo»; ke la ŝtato (Italio) montras al poloj vojon por liberigi sin el framasona laĉo ktp.
Baldaŭ poste okazis en Varsovio kunveno de episkopoj. Poste estis dissendata komuniko, enhavanta decidojn de la kun-
— pàgina 3 —
SENNACIULO 3
veno. Ili estas kontraŭregistaraj. Ili riproĉis la registaron, ke «malaperas laŭleĝregeco», ke la registara gazetaro estas kontraŭkatolika; ke la registaro subtenas sektanojn ktp.
Ĉi komuniko ekmiregigis polan socion.
Evidente la episkoparo opiniis sin ia supera Tribunalo, staranta super Polio kaj juĝanta ĝian politikon.
Ĉe kunsido de sejma (parlamenta) kleriga komisio, deputito Ĉapinjski interpelaciis pri ĉi afero anstataŭanton de la ĉefministro, s-ron Bartel. Ĉi lasta deklaris, ke tuj post apero de la «komuniko», li turnis sin al papa nuncio kaj episkopo Kakovski, kiuj klarigis, ke la «komuniko» estas «falsa» (!) kaj ke baldaŭ aperos alia, favora al la registaro.
Jen kiel agas niaj pastroj. Ricevinte frapeton sur la nazon, ili moderiĝis. Sed ĉu por longe? Kredeble la «ligo» de la klerikularo kun la reakciularo plue daŭras.
El «Pobudka» libere trad. (2798).
★
Ekonomia krizo en Francio
Ni jam citis ciferojn¹), kiuj bone montras la regulan kreskadon de senlaboreco — jen aliaj seriozaj simptomoj: la importoj de krudaj materialoj konsiderinde malpliiĝas. Dum lasta septembro ili malpliiĝis, kompare la antaŭan monaton, de 191 095 tunoj. Dum oktobro nova malpliiĝo de 160 450 tunoj. Plie, la importoj dum oktobro 1926 sumis 1 083 907 tunojn malpli ol dum la sama monato de la antaŭa jaro. Ĉar temas pri krudaj materialoj, estas memkompreneble, ke la industrioj, kiuj prilaboras ilin, laboros malpli ol lastan jaron je la sama epoko.
Ni konsideru nun ŝpin- kaj teks-industriojn: La haveno Dunkerque, kiu ricevas la krudan lanon por la fabrikoj de norda Francio ricevis 10 000 pakegojn dum monato oktobro 1926 kontraŭ 67 000 dum oktobro 1925. La koncernaj ciferoj por novembro 1926 kaj 1925 estas 80 000 kaj 107 000.
Do ne povas esti dubo, krizo ekzistas; spite la registara optimismo, ĝi disvolviĝos. Kiajn rimedojn oni proponas? Unue oni parolas (sufiĉe malprecize) pri organizo de grandaj ŝtataj entreprenoj, kiuj dungus la senlaborulojn. Sed la plano ne estas preta kaj cetere ne sufiĉe taŭga. Alia rimedo ŝajnas pli trafa, por niaj naciemuloj. En Francio estas nun ĉirkaŭe 2 500 000 eksterlandanoj, el kiuj 1 500 000 estas efektive laboristoj — jen do mirinda simpla solvo: oni forpelos la eksterlandanojn! Krom tio multaj kolonianoj, kiujn oni same povos forjeti laŭbezone. Kaj oni devas konfesi, multaj francaj laboristoj opinias, ke tiu solvo estas justa. Certe, sennaciismo ankoraŭ ne regas la spiritojn! Spite la gvidvorto «egalrajto por ĉiuj laboristoj, ĉu francoj, ĉu eksterlandanoj», ni estu certaj, ke tiuj ĉi lastaj estos viktimoj de la krizo, kvankam Poincaré deklaris, ke ankaŭ eksterlandaj senlaboruloj ricevas monhelpon. La konsekvenco de ĉio tio estas, ke multaj firmoj malplibonigis la labortagon; aliaj tute fermis. La mastraro volas profiti je la okazo, por malpliigi la salajrojn. Tio oni jam spertis en kelkaj laborejoj. Ŝajnas, ke la sindikatoj ne estas sufiĉe fortaj, por trudi al la registaro la pagadon de sufiĉe alta monhelpo. Do certe pro tio la Laboristaro suferos. Sed la mastroj tute ne okupiĝas pri tio, ilia pli granda zorgo estas organiziĝi. Ĉe la lasta kongreso de la fandejestroj de norda kaj nord-orienta regiono de Francio oni decidis la jenon:
- La mastroj dungos nun laboriston nur kiam li havas specialan pagbileton, kiu sciigos kiom li gajnis en sia lasta laborejo. 2. En okazo de striko, ĉiu membro de la mastra-sindikato promesos ne dungi strikantojn kaj maldungi tiujn, kiuj erare estus dungitaj.
Samtempe ili voĉdonis pri diversaj rimedoj por nuligi inter si la konkurencon.
Ni tuj rimarkigu, ke la unua punkto estas kontraŭleĝa, sed ĉu ekzistas leĝoj por niaj mastroj?
Resume: La laboro maloftiĝas, la salajroj ekmalpliiĝas kaj niaj mastroj organiziĝas.
Ĉu, paralele, la lab. sindikatoj fariĝas pli potencaj? Mi dubas. Mi legis artikolon, en kiu gvidanto de ruĝaj sindikatoj plendas pri nesufiĉa vigleco de la movado. Tian aserton mi ne legis pri la reformistaj sindikatoj. Sed estas certe, ke la tempo ne estas favora por la varbado. La laboristoj timas pri maldungo! Nuntempe oni povas krei senlaborul-asociojn, ekster kaj apud la sindikatoj. Eble tiel ia sukceso estos atingata.
Kamij Ru (835).
¹) Vidi n-on 122 de «S-ulo».
★
EL PORTUGALIO
Senlaboreco — Vivrimed-kareco
Kiam oni legas en Sennaciulo pri la ribelkrioj de SAT-anoj ĉiulandaj kontraŭ mizero kaj malbonaj kondiĉoj, oni povus pensi, ke, pro tio ke K-doj portugalaj nenion diras pri la stato de ĉi-tiu landeto de l’ ekstremokcidenta Eŭropo, ili vivas en vera paradizo. Tamen, se ni volas pentri plej eble fidele la vivon de la Laboristaro ĉi-tie, ni devas fari bildojn tute similaj al tiuj faritaj de niaj alilandaj K-doj.
Senlaboreco
En ĉi-tiu lando ankaŭ laboristoj estas premataj de senlaboreco. La burĝ-socio tute ne sin okupas pri la bezonoj de la laboristoj, sed nur pri interesoj burĝaj. En socio bone organizita la produktado, disdonado kaj konsumado de vivrimedoj necesaj devus esti metode aranĝitaj profite al la kolektivo sed fakte la nuntempa produktado estas direktata nur laŭ individua intereso kaj de tio rezultas la paradoksoj, ke labormanko en teksindustrio estiĝas dum la plimulto el laboristoj sin vestas ĉifone, la funkciado de industrioj haltas nur pro tio, ke konsumantoj ne havas aĉet-povon por havigi al si kion ili bezonas.
En ĉi-tiu lando, konsiderata de la vantaj kaj stultaj patriotoj kiel plej riĉa kaj bela, kie oni ne povas trovi hospitalojn nek lernejojn, se oni konstruigus la domojn plej bezonatajn, certe ne estus 40 000 domkonstruistoj senlaboraj. En metalurgio la samo okazas kaj tio ankaŭ ne estas pro manko de farendaĵoj, ĉar la posedantoj sendas ŝipojn alilanden por riparado.
Estas videble, ke pro tia fuŝmastrumado, multaj laboristoj nur mizere vegetas.
La plimulto da laboristoj ĉi-landaj (75%) estas analfabetaj kaj laŭ ili ne estas alia rimedo, por forigi la mizeron ilin premanta, ol la elmigro al Brazilio kaj Usono¹). Klasbatalas nur la industrilaboristoj kaj malgraŭ la klopodoj de organizoj laboristaj, la varbado al kamparanoj por niaj ideoj estas tre malfacila. La troa uzado de alkoholaĵoj ankaŭ stultigas multe da laboristoj kaj oni ĉagrene devas konstati, ke estas pli facile atingi, ke laborulo elspezu por ebriigi aron da kunuloj, ol por kotizi al sindikato.
Vivrimed-prezoj kompare salajrojn
SAT-anoj povas kompreni la ĝeneralan staton de portugaliaj sklavoj per la nombroj, kiujn mi sube aldonas:
| Metio | Salajro potage en eskudoj |
|---|---|
| Helpantoj komercaj | 11.00 |
| Meblistoj | 20.00 |
| Kompostistoj | 20.00 |
| Masonistoj | 18.00 |
| Razistoj | 17.00 |
| Metallaboristoj | 18.00 |
| Domkonstruistoj | 12.00 |
| Manĝaĵoj | Prezo en eskudoj |
|---|---|
| Terpomoj, po kilogramo | 1.00 |
| Porkaĵo | 8.00 |
| Bovaĵo | 9.00 |
| Sukero | 4.00 |
| Aĉa pano | 1.80 |
| Pli bona pano | 2.00 |
| Gadfiŝo plej aĉa, manĝata de laboristoj | 6.00 |
| Olivoleo, po litro | 10.00 |
| Lakto | 2.00 |
| Petrolo | 1.60 |
| Ovoj, ĉiu | 0.75 |
| Sardinoj, dekduo | 2.50 |
Estas notinde, ke laboruloj portugaliaj sin nutras preskaŭ nur per gado aŭ sardinoj rostitaj kaj terpomoj kun vinaĉo. Viandon povas aĉeti nur riĉuloj. La
¹) Laŭ statistiko, lastjare elmigris 42 000 laboristoj, sen mencio pri tiuj, kiuj elmigris kontraŭleĝe.
— pàgina 4 —
4 SENNACIULO
legantoj de Sennaciulo konstatos facile, ke la plej altaj salajroj ne sufiĉas por dece subteni kvarmembran familion.
Loĝado
En grandaj urboj laboristoj loĝas laŭ plej maldecaj kondiĉoj: Ne malofte en kvinĉambra domo kunvivas tri familioj kun infanoj; ĉiu familio ofte devas elspezi 120 eskudojn, aŭ pli, monate por tiaj loĝejoj.
Porfirio da Silva (8146).
★
Unu problemo por Italio
La ekonomia situacio de la itala popolo estas malfavora, kaŭze de la loĝantar-denseco. La situacio akriĝis tiom pli depost kiam Usono limigis la enmigradon. Por ĉiuj italaj registaroj la elmigrado estis kaj estas la plej grava enlanda problemo. Senescepte ĉiuj registaroj provadas ĝin solvi. Tiucele agis la estinta parlamenta burĝa demokratio kaj same la nuna faŝista reĝimo.
Historia neceso
Sub la iluzia celo Italion venigi je la nivelo de la «Roma Imperio» sur la Mediteranea maro, troviĝas nenio alia ol la kruda historia neceso: solvi la elmigradan problemon per ekspansio. Mussolini, donante al la popolo ĉi iluzion de la grandeco de la estinta Roma Imperio, havas la nuran celon esperigi kaj kredigi ilin en sia savo. Konante la kredemon, la specifan karakteron de la italoj, li elektis la plej ornamitan formon de la kredeblo kaj donis ĝin al la malsata popolo. Sed ni scias, ke iluzio havas finon kaj, se la promesoj ne estas efektivigeblaj, la amasoj fine ribelos kontraŭ la nun adorata gvidanto. Do, la historia neceso unue kaj la sinteno de la faŝista reĝimo due estas elementoj, kiuj puŝas Italion en aventurojn, kiuj nepre kondukas al milito.
La burĝa itala demokratio
La burĝa demokratio en Italio ne posedis tiun kuraĝon libere prediki kaj sin organizi por unu celo: solvi per ekspansio la priparolitan problemon, sed tute singardeme kaj timeme agadis en la diplomatia kampo. Necesas, ke mi iom klarigu pri ĉi afero.
Beograda jurnalo «Politika», antaŭ kelkaj tagoj, aperigis artikolon: «Italio kaj Bulgario» el la plumo de eksministro de la Stambolijski registaro, nuna bulgara elmigrinto, Kosta Todorov, kiu rakontas kiel itala diplomato, barono Alioti, en la jaro 1920, proponis al Stambolijski «sekretan ligon» kontraŭ Jugoslavio sub la motivo, ke la interesoj de Italio identiĝas kun tiuj de Bulgario. La propono estis rifuzata de Stambolijski, kiu celis unuigi Bulgarion kun Jugoslavio. Plurfoje antaŭ kaj post la Genova Konferenco la itala diplomatio provis altrudi al Bulgario la celon de la «sekreta ligo»; pro nesukceso Italio ĉiurilate agis venĝe kontraŭ Bulgario ĉe la riparaj konferencoj. En la lastaj tagoj, faŝista Italio sukcesis penetri unuapaŝe la Balkanon. La trakto inter Italio kaj Albanio submetigis ĉi lastan sub la protektoraton de Italio, kiu estas ankaŭ allasata enmiksiĝi en internaj aferoj, se la nuna Ahmed-bey-zoga registaro troviĝos en danĝero rilate enlandan revolucion. Plue, Italio ambaŭmane laboras por izoligo de Jugoslavio kaj ties ĉirkaŭigo per malamikaj ŝtatetoj. En tio Italio sukcesis. Ĉio ĉi diplomatio celas depreni el Jugoslavio ĝian okcidentan parton, precipe Dalmacion, kaj ekposedi la tutan Adriatikan marbordon. Tio estas grava akiro por Italio, por altiri la tutan trafikon el la danubaj kaj orientaj landoj.
Danĝera politiko?
Jen la tendenco de Italio en la Balkano. Sed ĉu ne estas danĝere, tuŝi tiun vespujon, kiel faris la estinta ŝtato Aŭstro-Hungario . . . Kiu konas la historion de Balkano, scias, ke en si ĝi estas vulkana regiono. Imitante Aŭstro-Hungarion, la itala diplomatio povus enplektiĝi en la retaro, kiu produktas novan mondmiliton.
La kolonioj
Ni nin turnu al aliaj regionoj, kie Italio same serĉas la vojon por elmigrado. Ĝi posedas en Afriko nur tri koloniojn negravajn. Unu, Tripoli, estas tro sabloplena kaj nekulturigebla por taŭgi, sen granda elspezo. Ĝis Italio ne estos solvinta la koloniigan problemon, ĝi ne subtenos politikon pacifistan laŭ tutmonda skalo. Tial ni vidas, ke la historia neceso de la itala popolo devigas ekspansion, je konkurado al aliaj popoloj apud la Mediteranea maro kaj en Balkano; tiu neceso estas la kaŭzo de la malamika rilato kontraŭ Jugoslavio ankaŭ kiel kontraŭ Francio pro Tunisio kaj Sirio, kaj kontraŭ Turkio pro la Azia marbordo.
Ni pretiĝu
Nuboj jam vidiĝas sur la horizonto de Eŭropo; Italio kaj Francio grupigas trupojn ĉe la limoj . . . oni rakontetas, ke en Francio troviĝas Jugoslavaj taĉmentoj . . . la ministro de la komunikilaro de Jugoslavio post la konkludita pakto inter Italio kaj Albanio, fariĝis generalo . . .
Se ni bone juĝas la politikan evolucion depost la mondmilito ĝenerale, ni vidas, ke la situacio en Eŭropo prenas la direkton de nova sanga kolizio; la studo de la situacio avertas nin, ke prepariĝas nova hombuĉado. Ĉu la laboristoj konsentos denove militi por naciaj interesoj? Aŭ ĉu ili pretiĝu por la klasbatalo, unuiĝante super kaj malgraŭ la landlimoj?
EL AŬSTRIO
La reakcio murdas¹)
Nunjare okazos balotoj por la landa parlamento en Aŭstrio. Pro tio la politikaj partioj, ĉiam pli kaj pli aktiviĝas; kunvenoj sekvas unuj post aliaj kaj ĉiuj partioj nature ŝatus venki. La demokrataj leĝoj de Aŭstrio al ĉiuj partioj la plej grandan liberecon permesas. Ĉi liberecon pleje eluzas la reakciaj partioj. Dum iliaj kunvenoj ĉiam pli kaj pli kuraĝaj, entuziasmigaj paroloj aŭdiĝas.
La plej forta partio en Aŭstrio estas la soc.-dem. partio, kiu ankoraŭ kelkajn centmil voĉojn bezonas por havi la plimulton en la parlamento. Pro tio la reakciuloj tre vigle agadas precipe en tiuj partoj de la lando, kie la Laboristaro ankoraŭ ne estas tute organizita. Tia landparto estas Burgenland, kiu antaŭe apartenis al Hungario.
La 30-an de januaro la soc.-dem. partio en vilaĝo Schattendorf, kiu estas en la supre citita landparto, ĝeneralan kunvenon aranĝis; ĉio bone sukcesis, nur kiam la amaso jam komencis disiri, tiam el la restoracio Tscharmann pafado trafis la preterirantojn. La pafado mortigis M. Smaric, militinvalidon, kaj J. Grötsing, 8-jaran knabeton, kaj 15 aliaj homoj vundiĝis. Kiel oni poste eksciis la pafadon faris la tiel nomataj «nigraj (reakciaj) frontbatalantoj», kiuj post siaj fiagoj trankvile transiris en la proksiman Hungarion, kie ili en sendanĝera loko estas ĉe la ĉefmurdisto Horthy.
Informite pri la afero la Aŭstria Laboristaro tre ekscitiĝis kaj eĉ en kelkaj fabrikoj strikon komencis. La 31-an vespere antaŭ la Wiena urbdomo okazis grandega manifestacio, kiun partoprenis ĉirkaŭe 40—50 000 laboristoj.
Jen kiel statas la politiko en Aŭstrio: ĝis nun proksimume 10 homojn murdis per la sama maniero la reakciularo.
Aŭstria Labesko.
*
Kremacia Asocio
La laborista kremacia asocio nomita «La flamo» en Wieno la 11-an de decembro en 1926 eldonis sian okdek-milan (80 000-an) membro-libreton. La asocio fondiĝis en la jaro 1904. En 1920, ĝi havis nur 1210 membrojn. Sed post la malfermo de la Wiena krematorio²), kio okazis dum la aŭtuno de la jaro 1922, ĝia membraro fortege kreskis. En 1923 ĝi jam havis 12 637 membrojn, kaj en 1924 31 823; en 1925 ĝi havis 50 238 asocianojn, kaj dum la pasinta jaro (1926) aliĝis ankoraŭ 30 000 gelaboristoj. Ĉi societo evoluas plej bone, malgraŭ ĉiuj klerikalaj penadoj kontraŭ ĝi.
El «La vespero» tradukis (SAT-ano 6967). Aŭstria Labesko.
¹) Fimortigas, buĉas. — Red. ²) Kadavrobruligejo. — Red.
★
— pàgina 5 —
EL HUNGARIO
K-do Ŝtefano Németh mortis en hungaria malliberejo
Li estis arestata sekve de proceso kontraŭkomunista: Rákosi-Vági kaj kondamnita post 10-monata esploradkaptiteco je 22-monata malliberigo.
Lia advoko jam antaŭ tribunalo petis la prezidanton liberigi nian pulmomalsanan K-don, el kies vivo ĉiu tago en arestejo jarojn forprenas. Sed klasa juĝistaro estas senkompata. Tiel Ŝtefano Németh — kiu ne falsigis «frankojn», ne ŝtelis trompe miliardojn, mortigis nek en Orgovany, nek en Kelenföld (kie post falo de 1919-jara proletdiktaturo, multaj laboristoj estis kruele mortigitaj), — sed kuraĝis nur aŭskultadi komunistajn paroladojn, — preskaŭ agonianta trafis t. n. kolektmalliberejon.
Nia partigvidantaro (H.S.L.P.) ĉion faris por lia ekliberigo el arestejo, irigis senditaron al ministro-prezidantaro, sendis memorilojn al justecministro, sendis unu post alia la advokatojn al diversaj magistratoj kun kuracistatestiloj kaj ni ĉiuokaze citis, ke monfalsigintoj kondamnitaj je 2 jaroj, duelmortigintoj prijuĝitaj je 4 jaroj troviĝas liberaj, — kaj nun Ŝtefano Németh, volinta nur lerni, — mortiĝas en arestejo.
Windischgratz, la degenerinta princa monfalsiginto, kiu havas nur solan virton, ke lia plano malsukcesis, estas transmetita en sanigejon, malgraŭ 4-jara, valida juĝo je plej severa pundomo — K-do Németh, por kiu restis ankoraŭ nur 7 monatoj da nevalida, nur unugrada puno — estas nun mortigita!!
Simile al hundoj estas traktataj la laboruloj de l’ perfortaj organizoj de l’ ŝtatpotenco; eĉ ĝi ne sciigis la konatojn de la mortinta K-do, ke li ne plu vivas, kaj tiel okazis, ke du fratoj liaj, la lastpasintan dimanĉon, ekiris al la malliberejo por viziti lin kaj, kiam ili petis la necesan permeson, la kuratoro respondis: «Németh? . . . Ŝtefano Németh? . . . Hm . . . hm., hm . . . hm! T i a troviĝas en la kadavrodomo»!
Laboristoj! Socialistoj! Eĉ momente ne forgesu, kiujn la burĝa klasjuĝistaro prijuĝas p l i p e z e, ol mortigintojn. Eĉ por minuto ne forlasu la batalon, kiu estonte foje venĝos la morton de K-do Ŝtefano Németh, kiel tiun de K-do Ladislao Erdös (post lia senkulpiga ekliberiĝo el 70-taga aresto). Ni ne forgesu, ke la ŝtataparato de kontraŭrevolucio denove mortigis senarmilan, senrajtigitan proleton . . . (SAT-ano 7579.)
[REKLAMO p.5] Se vi deziras profundiĝi en la materion de «Sennaciismo», vi nepre aĉetu kaj legu la 2-an eldonon de A. B. C. de Sennaciismo. Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
EL BRITIO
Daŭro de Labortago
Tre gravas por la Laboristaro la daŭro de la labortago. Pri ĝi okazis multaj obstinaj bataloj kaj en Brito en la fabrikoj kaj minejoj la labortago limiĝis per leĝo. En nova akto diskutota en la Parlamentejo proponiĝas malantaŭema paŝo. Ĝis nun tempo ekstra je la laŭleĝa labortago limiĝis maksimume je 50 horoj dum unu jaro. Nova maksimumo estos 150 por inoj. Junuloj, kiuj antaŭe ne rajtis labori dum ekstra tempo, nun povos tiel labori ĝis 100 horoj po ĉiu jaro, kiam ili estas 14—16-jaraj kaj ĝis 150 horoj, kiam ili fariĝis 16-jaraj. La nuna registaro ricevas ĉiaman famaĉon ĉar nur ĝi plilongigas la labortagon notinde por la karbministoj kaj ankaŭ por la junuloj. Jen statistiko pri la antaŭa progreso.
| Jaro | Limigo |
|---|---|
| 1833 | 9 horoj por infanoj 9—13-jaraj |
| 1833 | 12 horoj por infanoj 13—18-jaraj |
| 1844 | 12 horoj por virinoj |
| 1847 | 10 horoj por ĉiuj fabrikejanoj |
| 1888 | 8 horoj por gasfabrikistoj |
| 1908 | 8 horoj por karbministoj |
| 1915 | 8 horoj por fervojistoj |
| 1919 | 7 horoj por karbministoj (488) |
La nunaj laborkondiĉoj de Britiaj Karbministoj
Jen la ministoj ree produktas la «nigrajn diamantojn» por siaj ĝismortaj malamikoj, la minejposedantoj. Depost la Granda Striko elmontriĝis plene la fitriumfemo de la mastroj, tre nude, tre kruele. La dumstrike agitintaj ministoj estas bojkotataj grandnombre; oni dekalkulas la ŝuldojn senkompate de la salajroj de tiuj, kiuj loĝas en domoj apartenantaj al la minkompanioj. Ankaŭ jam okazis diversloke malaltigo de salajro tute kontraŭe al la interkonsentoj faritaj inter la minejestroj kaj la ministoj mem. En la minejo oni nin traktas kiel brutojn. Se ni enŝovelas akcidente ŝtonajon kune kun la karbo, do senkulpigoj kaj klarigoj tute senutilas, kaj oni tuj aŭ eksigas aŭ monpunas nin.
Tamen, la plej grava atako estas farata kontraŭ la ministaj lokaj sindikatoj. Tiucele la minejestroj estas helpataj de perfidemaj sindikatoficuloj mem, kiuj fervore penas elpeli el la sindikatoj la agitemulojn. Sed la rezultoj de la striko tiom pravigis la avertojn de la revoluciemaj elementoj, ke jam komencis la ministoj ŝanĝi la estrecon de la sindikatoj, anstataŭigante la perfidulojn. Tiel okazis en mia vilaĝo. Pro tio la minejmastrumanto tiel koleris, ke li minacis formovi la kotizbudon el la mineja korto, kie ĝi staras kutime en Britio. Kvankam la sindikato restis ĝisnun malbone organizita, pro la senaktiveco de la oficuloj nun eksigitaj, tamen la ministoj tie ĉi intencas kontraŭstari la minejmastrumanton kaj devigi lin akcepti la novan komitaton.
Similaj kondiĉoj troviĝas sur la tuta britia karbareo. Sed kvankam oni dume nin venkis, oni nin ne disrompis. Ni vivas por batali denove. W. Henthorne (7382)
Tago el mia vivo
Mi pensis, ke serio da artikoloj sub la ĉi supra titolo, por la granda plimulto el la legantaro de Sennaciulo, estus tre interesa. Eble pri tio ĉi mi malpravas, ĉar mi prijuĝas la aferon nur laŭ miaj propraj deziroj. Tamen mi verkas la jenan artikolon, ĉar ĝi indikas tion, kion mem mi ŝatus scii pri la vivo de miaj K-doj SAT-anoj en diversaj partoj de la tutmondo. Ne ĉiu K-do vigle partoprenas la agadon de politika partio sialanda, ne ĉiu K-do spertas rilate al la ciferoj, nek sufiĉe scipovas por kompreni la statistikojn. Eĉ se li komprenas ĉi lastajn, nuntempe ili pritraktas aferojn plejparte ne sub lia kontrolo. Ĉu multe utilas, ke K-do el iu lando malproksima scias, kiom kostas ŝuparo en alia? Ĉu ne estus pli interese, sciiĝi kiel alilanda K-do kutime pasigas sian tagon, koni lian vivadon hejme? Ĉu, sciante tion, oni ne havus
[BILDO p.5 | 62,32,84,47] Portreto de juna viro kun kravato, sidanta ĉe tablo kun papero antaŭ si, verŝajne la aŭtoro.
pli intiman interrilaton kun la K-daro, ĉu oni ne sentus kreskon de spirito pli frateca, solidareca? Mi opinias, ke jes, kaj tial mi flankenlasas la ciferojn kaj donas al tiu ĉi artikolo tre personecan karakteron.
*
Mi havas 29 jarojn kaj estas helpinstruisto en ŝtata elementa lernejo en urbo Bournemouth, Anglio. Mi edziĝis antaŭ preskaŭ kvin jaroj, kaj nun havas du filetojn, 3- kaj 1-jarajn. Ni kvar loĝadas sur la unua etaĝo de bona domo, kiu frontas larĝan straton laŭlonge plantitan per pinoj. La ĉefstrato, kun tramreloj kaj butikoj, estas tre apude. Estas en la etaĝo unu manĝoĉambro, du dormoĉambroj, mia studoĉambro, kuirejo, postkuirejo, banĉambro kaj necesejo. La ĉambroj estas sufiĉe grandaj kaj altaj, kaj disponigas al la infanoj bonan spacon por ludi dum la pluvaj tagoj.
Nuntempe ĉiun matenon mi ellitiĝas inter la 7-a horo kaj 7.30. Mi min parte vestas, kaj iras en la manĝoĉambron por prepari kaj bruligi la fajrajon. Fininte tion mi boligas kaldronon da akvo, kaj malsupreniras la ŝtuparon por suprenporti kruĉon da lakto. Dume, la edzino ellitiĝas, sin vestas, prizorgas la infanojn kaj preparas la matenmanĝon. Mi min razas kaj lavas, kaj finas la vestadon. Ni matenmanĝas. Poste la edzino lavas la pli junan fileton en bankuvo antaŭ la fajro, kaj mi pretigas min ekiri al la lernejo.
Mi ekiras al la lernejo, malproksima al
— pàgina 6 —
mia hejmo eble 2 kilometrojn, je la 8.40 h., bicikle.
La lernejo estas malnova konstruo, el brikoj, kun ardeza tegmento. Ĉe unu flanko estas enirejo al pavimita korto, tute ĉirkaŭata per aliaj konstruoj. Estas du vestibloj kaj kvar lernoĉambroj. Du ĉambroj estas grandaj. Ĉiu devidiĝas per tirkurteno, kaj en ĉiu parto de la ĉambro lernas klaso kun 30—40 knaboj. Mi devas instrui tiel flanke de alia instruisto. Nur knaboj, proksimume 250, ĉeestas la lernejon, kaj estas entute 8 geinstruistoj, 6 viroj kaj 2 virinoj. Aliflanke de la korto estas kvina lernoĉambro, tute el sulkigita fero. En ĝi estas tre malvarme vintre, kaj varmege somere.
Malantaŭ la lernejo estas du apartaj konstruoj, unu por knabinoj, kaj alia por geinfanetoj.
Alveninte ĉe la lernejon, mi lasas la biciklon en vestiblo kaj iras al mia klasĉambro.
Mi eliras en la korton kaj fajfas per fajfilo. La knaboj haltas, ĉesas kriegi, ludi, ktp. Denove mi fajfas, kaj ili marŝas al difinitaj lokoj. Unu post la alia la klasoj enmarŝas la lernejon, kantas himnon, rediras preĝon, kaj aŭskultas eble anoncojn.
La laboro komenciĝas je la 9-a. Ĝis la 9.40 mi devas doni t. n. «religian instruon». Poste, ĝis la 10-a, la knaboj lernas parkere strofojn de poemo antaŭe pritraktita. Sekvas, de la 10 h. ĝis 10.45 ĉiumatene, aritmetika leciono. Nun okazas paŭzo ĝis la 11 h.; la lernantaro eliras sur la korton por ludi, kaj mi ankaŭ eliras por kontroli kaj prizorgi ilin. Ne estas sufiĉe da spaco, la pli malgrandaj eble vundiĝos; iu, kurante, eble falos sur la ŝtonojn; ĉiuokaze, mi respondecas pri ili.
Je la 11 h. la knaboj denove enmarŝas la lernejon. Mi instruas pri la geografio de Eŭropo dum duonhoro; tiam okazas leciono pri literaturo, ĝis fine, tagmezo.
Post kantado de benpreĝeto la lernantoj kaj mi foriras hejmen por tagmanĝi. Por tio oni allasas du horojn.
Alveninte ĉe min, mia kutima demando estas, «Ĉu da leteroj?», ĉar la leterportisto plej ofte ne liveras ilin ĝis post mia matena foriro.
Ni tagmanĝas. La pli aĝa fileto sidas genue sur seĝo inter la patrino kaj mi, kaj la pli juna ligiĝas en alta infanseĝo aliflanke de la patrino, krietante por ricevi nutraĵon, kaj eligante sian tutan vorttrezoron pro mia honoro.
Post la manĝado la edzino foriras en la kuirejon por lavi la pladojn, dum mi prizorgas la infanojn, kiuj ludas inter si. Sed mi devas atenti, ke la pli juna ne surgrimpu seĝon aŭ sofon. Li bone povas tion fari, sed li ne kapablas mem sendifekte desuriĝi.
La edzino revenas, kaj lasinte la infanojn en ŝia prizorgo, mi iras en budeton en la ĝardeno por suprenporti karbon kaj lignaĵon. Mi purigas min kaj reiras al la lernejo.
Nun, je la dua, komenciĝas la posttagmeza laboro. Same kiel matene, la knaboj enmarŝas kaj mi vokas la nomojn kaj enregistras la ĉeestantojn. Dum tuta horo la leciono estas pri manlaboro. Mi dividas la klasanojn en du grupojn; unu ĉe la fundo de la ĉambro faras aritmetikajn problemojn; la alian mi instruas pri elementa librobindado. Sekvontan tagon, la du partioj intersanĝos la taskojn. Sekvas la ludtempo, kiu daŭras kvaronhoron. Alia instruisto dejoras en la korto.
Reenirinte la lernejon, la knaboj kutime legadas al si dum 30 minutoj, dum mi aŭ korektas la aritmetikajn kajerojn aŭ elektas du partiojn por piedpilkludo. Unufoje po semajno ni marŝas je la 3.45 h. al publika parko por partopreni t. n. «organizitajn ludojn». Plejofte, vintre, la ludo estas futbalo.
En la parko estas kelkaj piedpilkaj ludkampoj, sed al ni ne estas permesate ludi sur ili, esceptinte nur se okazas konkuro inter la partioj de du malsamaj lernejoj. Ni ludas sur senutila terpeco flanke de la strato, kiu traas la parkon. La grundo estas neniel preparita, krom per starigo de celstangoj. Je la 4.30 h. mi ĉesigas la ludadon kaj ni ĉiuj hejmeniras por temanĝi. La lerneja tago finiĝis.
[BILDO p.6 | 40,32,65,46] Foto de duetaĝa domo kun gableto kaj grandaj fenestroj, malantaŭ senfolia arbo kaj barilo.
Post la temanĝo mi kutime ĉiun vesperon partoprenas la ludadon de mia pli aĝa fileto, dum la alia ĉirkaŭpaŝetas sub la zorgado de la patrino.
Johano (tiu estas la nomo de la pli aĝa), kaj mi preparas la relojn por malgranda vagonaro; li ordonas, mi obeas! La vagonaro fabrikiĝis en Bavario, kaj depost pasinta oktobro kaj ankoraŭ nun ĝi tre bone funkcias. Li ankaŭ havas modelan aeroplanon fabrikitan en Germanio, kiu aŭtomate renversiĝas kaj transiras la plankon. Ambaŭ fratetoj tre interesiĝas pri ĝi.
Dum la ludado, mi provas respondi la mil kaj unu demandojn, kiujn li faras. Ĉiam mi donas verajn respondojn, kvankam, kompreneble, simplajn, nekompletajn. Mi ne volas, ke li iam estu devigata mallerni ion, nek ke li perdu la fidon al mi. Mi respondas kaj simple klarigas ĉiam ĝis li kontentiĝas kaj facilanime pluiras al aliaj aferoj.
Se ni antaŭe jam interkonsentis pri la enlitiĝa horo, (ni tion faras fingromontrante al la horloĝa montrilo), li volonte forlasas la ludadon, kaj mi senvestigas kaj enlitigas lin. La patrino same faras al la alia fileto (kiu nomiĝas Brian), kaj kutime ambaŭ estas en siaj litetoj je la 6.45 h.
Tuj mi eliras la domon kaj veturas pertrame al apuda urbeto por instrui ĉe esperanta kurso por plenaĝuloj. La veturado bezonas duonhoron.
En mia regiono la esperanta movado estas ankoraŭ malforta. Por starigi bonan kurson ni decidis enlasi aliajn krom laboristoj-socialistoj. La ĉeestantojn kredulojn ni pagigis, la laboristojn ni instruas senpage. Nu, tiu ĉi kurso en urbeto Christchurch (Krajstĉerĉ) malfermiĝis kun dek-ses gelernantoj, el kiuj kvin pagis kotizon. Nun, post proksimume dek lecionoj nur sep regule ĉeestas, kvar pagintoj kaj tri gelaboristoj. Ĉu estas pli konsilinde ankaŭ pagigi laboristojn? Kvinjara sperto montris, ke kiam oni senpage instruas esperanton multaj ne daŭre ĉeestas. Tamen, tri laboristtendencaj gelernantoj aniĝis ĉi jaron al SAT.
Ĉu alilande oni pagigas laborist-lernantojn?
Je la 9-a vespere la kurso fermiĝas, kaj mi revenas hejmen.
Aliajn vesperojn, mi vizitas SAT-grupon aŭ restas ĉe mi legante, preparante antaŭe morgaŭajn lecionojn, korektante kajerojn de lernantoj, ktp.
La edzino donas al mi trinki, ni sidas antaŭ la fajro interparolante, kaj je la 11 h. vespere, enlitiĝas, post kiam mi metis ekster la pordon kruĉon por la lakto matene. H. Stay, SAT-ano 2978.
☆ DISKUTEJO ☆
La antiidealisma sofismo de K. Marks
Daŭrigo
Kaj de tiu triobla naturo de l’ homo, devenas, en la konduto de l’ homa aktiveco, tri ordoj da instigiloj: egoistaj instigiloj, altruistaj instigiloj, nepersonaj aŭ ideologiaj instigiloj.
Ĉu puraj ideoj? Ĉu pura racio? Ne: ni lasas tian vidpunkton al la metafizikistoj! Sed cerba dinamiko. «Depost la sciencoplenaj studoj de Sinjoroj Fouillée (Fuje) kaj Tardes (Tard), ne estas permeseble nescii, ke la ideoj estas fortoj, kaj la bildoj, sugestoj kvazaŭ hipnotaj¹)».
Malgraŭ la diroj de Marks, ni povas konstati tiun vivon kaj sendependan aktivecon de la ideoj, unue sur la ekonomia kampo: en tiuj ekonomiaj interrilatoj, pri kiuj Marks asertas, ke ili estas sendependaj de l’ volo de l’ homoj.
«Ekonomia fenomeno, diras tre prave G. de Greef, ne estas fenomeno pure materia²).
¹) Ch. Recolin, «Solidaires», pĝ. 159. ²) G. de Greef, «La Sociologie économique».
[REKLAMO p.6] VORTARO DE ESPERANTO de KABE (Dr-o K. BEIN). Ĉi tiu internacia vortaro, verkita plene en esperanto, enhavas ĉiujn vortojn de nia lingvo (radikajn kaj devenigitajn), ĝenerale uzatajn de l’ esperantistoj, kun esperanta difino de ilia rekta senco kaj iliaj ĉefaj figuraj signifoj. Ĉiu vorto estas difinita kun granda precizeco kaj mirinda klareco. Multaj frazmodeloj por klarigi la sencon de la vortoj kaj igi ilin memoreblaj, faras la verkon alloganta kaj vivanta. Unu luksa volumo in-8, bindita, 175 pĝ. Prezo: 2.20 mk. g. inkluz. sendkostojn. ADMINISTRACIO DE SAT.
— pàgina 7 —
Kaj li precizigas: «La ekonomiaj fenomenoj, kiujn mi konsideras, konsente kun la Marksa skolo, kiel fundamentajn fenomenojn de la strukturo de l’ kolektiva vivo, entenas ideologiajn elementojn¹)«. Kaj aldone li denove precizigas: «Kiam iu fenomeno estas socia, ĝi neniam estas pure materia».
Tute vere. Tio estas tiel vera, ke Espinas povis diri, en sia admirinda libro pri «La bestaj societoj», ke socio estas «organismo el ideoj», kaj ke Elisée Reclus (Elize Reklu), en Evolucio kaj Revolucio, povis ankaŭ prave skribi: «Estas la suko, kiu faras la arbon; estas la ideoj, kiuj faras la sociojn. Neniu historia fakto estas pli bone konstatita».
Nu, kion valoras de nun la aserto de K. Marks, kiu neas, en la produktaj interrilatoj, la rolon de l’ volo? Ĉu ne estas vere, ke unu fojon pli oni konfuzis fatalismon kaj determinismon? Fatalismo, tio signifas simplistan (mankhavan) koncepton pri la kaŭzeco. Determinismo: tio estas neo pri la absolutismo kaj la kaprico en la naturo, koncepto malsimpla, koncepto sinteza, pri la etiologio²) de la fenomenoj.
La ekonomia simplismo, la materialisma simplismo de Marks estas tiom erara, tiom absurda ol la simplismo de la puraj (nuraj) idealistoj. Neante la kaŭzecon de l’ konscio kaj de l’ volo, li ne sufiĉe ŝatas tiun elementan biologian veron, ke la homo, vivulo, ne estas pasiva, ke li kapablas agi, movi proprarimede kaj iniciati; li ne sufiĉe ŝatas ĉi psikologian veron, ke ĉia konscia ago estas ia fenomenaro en kiu partoprenas, kiel fonto, kiel efika forto, la persona forto, la psika forto; li fine ne sufiĉe ŝatas la sociologian veron, ke la socia vivo kuŝas sur la kolektiva psikologio, ke ĝi eldevenas kvazaŭ floro el sia stango.
Male, konsenti same, kiel la simpla saĝo, pri la partopreno, kiom ajn malgranda ĝi estas, de la ideiĝo³) de la persona penso en la formado de la homaj aranĝoj, tio estas nei la fatalecon de la ekonomiaj fenomenoj, tio estas detrui ĉebaze la anti-idealisman sofismon de Marks, tio estas redoni al la racia, rezonanta volo de l’ homo ĝian indecon kaj rajtojn.
Nu, bone, oni diros. La nura materialismo, la pura materialismo estas eraro. Sed samo estas rilate ekonomiismo. Certe, la ideoj havas relativan sendependecon kaj aŭtonomian rolon en la okazigo de la ekonomiaj fenomenoj; sed post kiam ĉi lastaj okazis, la ceteraj sociaj fenomenoj, la ceteraj kolektivaj fenomenoj estas nur ties fatala pliaĵo, aŭtomata konsekvenco. De la produktmaniero de la materia vivo rezultas la socia, politika kaj intelekta evoluo de l’ vivo. «La efikaj kaŭzoj de tia aŭ alia metamorfozo aŭ socia revolucio ne devas esti serĉataj en la cerbo de l’ homoj —, sed en la metamorfozoj de la produktado kaj interŝanĝado».
Tiel la problemo aliilokiĝas, sed ĝi restas la sama. Temas scii ĉu la propra movado de la ideoj limigas siajn efikojn je la «ekonomia strukturo de l’ socio» kaj sekve, ĉu la cetero, la tuta socia, politika kaj intelekta evoluo de l’ vivo, estas nur «mensa kopio» de la ekonomia realo, ia vidiluzio kovranta tiun realon, ĉu la relativa sendependeco de l’ penso kaj de l’ ago ne daŭras en ĉiuj kampoj de l’ vivo. Ĉu ĉiuj ideoj de la homo estas nur, post ĝisfina analizo, «profitemaj» ideoj, kaj tiam, post malakcepto de l’ materialisma fatalismo, ĉu ni devas akcepti la ekonomian fatalismon? Tio estas la problemo, kiun trudas al nia esploro, ne la materialisma klarigo, sed la ekonomia klarigo pri la historio.
———
«Estas danĝera, diris Pascal (Paskal), tro montri al la homo, ke li similas la bestojn, nemontrante ankaŭ lian noblecon. Estas ankoraŭ pli danĝera, montri al li lian noblecon, ne montrante lian malnoblecon. Estas ankoraŭ pli danĝera, lasi lin nescii pri ambaŭ. Sed estas tre profita montri al li ambaŭ ecojn.»
Ĉu oni ne similigas homon al besto, se oni kredas, ke li ne kapablas sendependigi sian penson je siaj materiaj interesoj kaj je tiuj de sia grupo? Ĉu oni ne forpenas lian noblecon — lian naturan noblecon, denaskan, fiziologian noblecon — se oni rifuzas al li la kapablon havi abstraktajn ideojn, superajn ideojn, el kiuj konsistas la indeco de lia speco, aŭ se oni rigardas tiujn ideojn kiel vanajn iluziojn?
Jes, la homo estas besto kaj pro tio estas devigata obei al ĉiuj fiziologiaj postuloj, al ĉiuj bezonoj de la besta vivo, sed li estas ankaŭ pensanta besto, konscienc- kaj racihava, kapabla koncepti kaj voli tion, kio estas justa, en ĉiuj kampoj, en la plena signifo de l’ termino. Havi idealon — abstraktan ideon, sintezan ideon — ĝustan kaj justan, jen kio faras la homajn noblecon kaj superecon.
Multe da homoj, ho ve! ne havas homecon; ili estas nur homsimiluloj, perfektiĝintaj simioj; ili interesiĝas pri abstraktaj ideoj, nur se tiaj ideoj povas doni al ili profiton. Sed tiuj ne sufiĉe evoluintaj personoj, tiuj estuloj spirite ne maturaj, ĉe kiuj dormas ankoraŭ la homaj poveblecoj, estas nur homaj larvoj kaj ne ili faras la homan historion.
Kiuj faras tiun historion, sur ĉiuj kampoj, kiuj kreas la estonton, tiuj estas animataj de ideo, de abstrakta ideo, de ideo des pli potenca, ju pli ĝi estas sinteza kaj justa. La ideo, malgraŭ la diroj de l’ marksanoj, regas la mondon. Abstrakta ideo; sed ne metafizika ento¹), ne fantazia elpensaĵo, sen ligo kun la realo: viva ideo, ideo-forto dependanta de la universala fiziko kaj obeanta ties leĝojn. Kia ajn estas ĝia moviga potenco, ideo ne havas ian supernaturan privilegion. Estante fizika realo, ĝi ne liberiĝos, kiel ajn alta kaj justa ĝi estas, for de la premo de l’ medio kaj ne temas — oni ne miskomprenu! — iri de iu simplismo al alia kaj anstataŭi per idealisma absolutismo la materialisman absolutismon, kies vantecon ni konstatis.
(Pluo sekvos).
¹) Id. pĝ. 138. ²) Esploro pri la kaŭzoj, scio de la kaŭzoj. ³) Necesas ĉi tie bone kompreni, ke ideo kaj penso ne estas tute samsignifaj vortoj. Trad.
¹) Tuto de la ecoj kiuj konsistigas la esencon de estulo.
Por nia distro
Okazo kun Leo Tolstoj
Iufoje, kiam vagonaro estis alveninta la stacidomon, iu sinjorino deziranta revenigi sian edzon, kiu iris por trovi ŝarĝiston, komencis voki lin: «Grigori! Grigori!» Sed Grigori malaperis.
Tiam la ĉagrenita virino, ne sciante kion fari, kriis al unu modeste vestita homo: «Kuru rapide kaj voku mian edzon, vi ricevos moneron.»
La maljunulo volonte kuris, plenumis la peton de la sinjorino kaj ricevis la promesitajn 5 kopekojn. Post kelka tempo ĉie oni flustris: «Tolstoj, Tolstoj…»
— Kie estas Tolstoj? demandis la sinjorino. Oni montris al ŝi la maljunulon, al kiu ŝi donis 5 kopekojn.
Momente ŝi proksimiĝis al Tolstoj kaj ekmurmuris: «Pro Dio! Pardonu, grafo, pardonu min», kaj hontigite ŝi petis lin redoni la 5 kopekojn.
— Ne, ne — respondis ĝoje Tolstoj. — Mi ne redonos la monon, ĝin mi perlaboris . . . Elrusigis A. Liljer, Moskvo.
[REKLAMO p.7] PETRO. 2-a reviziita eldono. Kursa lernolibro por laboristoj laŭ parola metodo. 64 paĝoj kun ilustraĵoj. Por ĉiu simpla laboristo estas facilkompreneble priskribita per 30 mallongaj ĉapitroj la vivo de laboristo, komencante de lia infaneco kaj kondukante trans ĉiujn malfacilaĵojn de laborplenaj vivjaroj ĝis lia morto. Prezo: 0,70 mk. g. * Tre rekomendinde estas, uzi en kursoj la Laborkajeron al PETRO. Speciale kaj unike aranĝita kun vorttabeloj, ĝi eĉ ebligas kun vortareto lerni esperanton sen instruanto. Prezo: 0,30 mk. g. Ĉe aĉeto de pli ol 10 ekz. ni donas 30% rabaton! Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Poŝtĉeka konto 6835.
— pàgina 8 —
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
ATENTU! GRAVEGE!
Rilatas al peresperanta gazetservado
Ŝajnas, ke la K-doj en diversaj landoj ne sufiĉe atentis la alvokon pri peresperanta gazetservado aperintan en n-ro 113 de Sennaciulo. Ni petas, refoje kaj profunde studi tiun alvokon kaj tiri poste la konsekvencojn, subtenante niajn klopodojn.
Ĝis nun anoncis sin ĉe ni kiel reprezentantojn de nia «Esperanto-Servo» K-doj el jenaj lingvo-regionoj: Alĝerio (Alger), Anglio (London), Belgio (Bruxelles), Finnlando (Helsinki), Francio (La Rochelle), Germanio (Leipzig), Hispanio (Sabadell), H… (blanka lando), Jugoslavio (. . . .), Latvio (. . . .), Nederlando (Aalsmeer), Norvegio (Oslo), Polio (. . . .), Sovetio (petu informojn de ni, ĉar en organizado), Svedio (Göteborg), Svisio (Rolle kaj Basel). Belgio kaj la franclingva regiono de Svisio ricevas la gazetservan materialon tradukitan en franca lingvo per la reprezentanto en Francio; la germanlingvaj regionoj de Svisio kaj Ĉekoslovakio ricevas la materialon tradukitan en germana lingvo per la reprezentanto de nia «Esperanto-Servo» en Germanio.
Sed kie restas la respondoj de la laboristaj esp-istoj el Aŭstrio, Ĉekoslovakio (ĉeklingva regiono), Danio, Estonio, Portugalio, Afriko (diversaj landpartoj), Argentino, Brazilio, Kanado, Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando, Persio, Ĉinio, Japanio, Turkio ktp.?
Al ĉiuj cititaj landoj ni sendis nian materialon depost komenco de ĉi jaro. Ja nia «Esperanto-Servo» eklaboris. Jam ni trifoje dissendis materialon. Ni intencas sendi la 1-an kaj la 15-an de ĉiu monato.
*
K-doj el Sovet-Unio deziras specialan traktadon pro la amplekso de ĉi regiono, pro la diverslingveco ktp. Do, ni petas la K-dojn sovetiajn, en ĉiu loko komisii gazetservanton, kiu senpere ekinterrilatu kun ni.
*
Aparte ni citu, ke nature nia «Esperanto-Servo» tute ne celas, malhelpi la «Labeskojn». La privata, kolektiva, grupa k. a. korespondadoj ne havas ion komunan kun la «Esperanto-Servo». Ja eĉ ni deziras, ke pli da K-doj okupu sin per kolektiva korespondado; konstante ni ricevas privatajn aŭ kolektivajn korespondaĵojn, kiujn nature ni ne povas respondi aparte. Pri tio ni rekomendas alvoki en Sennaciulo aŭ sendi al iu unuopulo, sed ne al nia «Esperanto-Servo». Ni estus malhelpataj en nia laboro, kiun ni plenumas kiel speciala fako de SAT.
*
Komisiu en ĉiu lingvoregiono unu reprezentanton de nia «Esperanto-Servo»! Nomon kaj adreson bonvolu komuniki al: Esperanto-Servo, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germanio).
*
K-DO NATHANS PRI ESPERANTO
En julio aŭ aŭgusto nunjare okazos en Parizo la dujara kongreso de la Internacia Fakunuiĝa Federacio (Amsterdama). Jam nun K-do Nathans klopodas por akceptigi rezolucion priesperantan ĉe tiu kongreso. Kaj ni ĝoje konigas, ke li jam sukcesis voĉdonigi de la Holanda Fakunuiĝa Federacio suban rezolucion.
Unufojon pli ni gratulu al K-do Nathans pro lia esperantista fervoro kaj obstino. Espereble la aliaj laboristaj gvidantoj same komprenos, ke la sinceraj internaciistoj ne plu rajtas ignori la internacian lingvon.
———
LA KONGRESO DE LA INTERNACIA SINDIKATA FEDERACIO
Konstatinte la gravegajn malhelpojn, kiujn kaŭzas la lingva malsameco ĉu en la laboro de la internaciaj unuiĝoj, ĉu por la senpera reciproka interrilato de la diverslandaj laboristoj;
sciigante, ke la esperantistoj jam uzis la mondhelplingvon en multaj internaciaj kongresoj, ankaŭ en tiuj kun multnombraj diverslandaj delegitoj, plie en la korespondado, kaj ke ĝia uzado senĉese progresas,
petas la Estraron de la I. S. F. enketi aŭ enketigi per starigota komitato pri la ebleco kaj dezirindeco de la uzado de esperanto en nia internacia fakunuiĝa movado, publikigi la raporton pri tiu enketo kun konkludoj en 1928, por ke la venonta kongreso eventuale povu fari la necesajn aranĝojn por la enkonduko de la helplingvo.
*
La SAT-aparato servas
(Traduko de letero ricevita en Pskov)
Al Laborista Internacia Esperanto Korespondoficejo ĉe Gubernia Fako de SEU.
Karaj Kamaradoj!
Al unu el viaj esperantistoj, K-do Filimonov, mi la 23. XII. 26 okaze rakontis, ke en la jaro de 1919 ĉe remarŝo de urbo Riga¹), lasis tie sian familion, kaj multfojaj provoj trovi ĝin estis sensukcesaj. Tiam K-do Filimonov proponis utiligi esperanton en tiu afero. Unuafoje mi aŭdis pri ekzisto de tia lingvo kaj ne kredis, ke per ĝi mi ricevos iajn sciigojn pri delonge-trovata²) familio, kiun mi serĉadis dum 8 jaroj. Kaj jen je mia granda ĝojo, la 3. I. 1927 mi ricevis leteron de K-do Filimonov pri tiu familio. Nun mi vidas, ke tie, kie helpis nek konatuloj, nek mia gepatra latva lingvo, okazis netaksebla servo de esperanto . . .
Mi alportas al vi persone, K-do Filimonov, dankon de patro, al kiu oni trovis lian familion kaj deziras pluan sukceson en via laboro kaj esperas, ke laborulaj amasoj uzos esperanton, kiel potencan ilon por interkomprenigo je utilo kaj bono de l’ proletaroj en la tuta mondo.
Laboristo-muldisto ĉe fabriko «Metalisto», I. M. Zankeviĉ.
¹) Evidente mankas kelkaj vortoj ĉi tie. — Red. 2) Perdita (?). — Red.
La 12-an de januaro, 1927, Pskov, ul. Lenina, d. n-o 13.
Subskribon de K-do Zankeviĉ certigas fabrika komitato, 12. I. 1927. Kopiis kaj tradukis Sekretario de Gubfako de SEU, Filimonov.
*
NIA POŜTO
L. Sleeton. — Bedaŭrinde vi eraras: estas nevere, ke «esp-o estas ĉie oficiale uzata en Sovetio». Sed eble utilus, se vi skribus mem al la koncerna instituto pri via propono. — Red.
7374. — Kial do vi ne turnas vin senpere al SEU? Ni miras, ke vi sendas al ni por publikigo tian peton. — Red.
Al Kelkiuj. — Ni ne rimarkis ian ŝanĝon, de kiam kalkulas la jarojn per la nombro 1927 anstataŭ per 1926. Racie la fakto estas do tute neatentinda. Ni ne estu sklavoj de malsaĝaj tradicioj. — Red.
Strasburga Grupo, K-do De Bruin k. a. — Ni sendis viajn «plendojn», al la «kulpuloj». Ni povus plenigi du paĝojn per tiaspeca materialo. Ne dependas de la SAT-aparato se la K-doj ne konsentas akurate ĝin uzadi. — Red.
7809—7811. — La rezolucioj de niaj kongresoj malpermesas al ni enkonduki en la SAT-vicoj la disputpunktojn, kiuj disigas nun la laboristan movadon. Pro tio ni ne povas publikigi vian proteston. — Red.
7349. — Respondon al via unua demando vi povas legi sur la lastaj paĝoj de la protokola kajero. Al via dua demando ni respondas, ke la gazeto pri kiu vi parolas estas burĝece neŭtrala.
4696. — Via anonco kostas 1,50 rubl. — Adm.
*
KRONIKO
Aŭstrio.
Salzburg. — Okazis la 25. I. 27 la jarkunveno de nia grupo kun ekspozicio de la grupaj biblioteko k. korespondaĵoj. Bedaŭrinde el la invititaj lab. organizoj venis nur 2 reprezentantoj: la estro de la sindikatara komisio k. la vicredaktoro de «Salzb. Wacht» (soc. dem. tagjurnalo). La intereso de la partieminentuloj montriĝas nur per promesoj — dum estas instruataj senpage en la laborĉambro la angla k. itala lingvoj. Ĉiusemajna «Rubriko pri esp-o» funkcias. Aperis trad. el «S-ulo» «Blankaj mastroj — flavaj sklavoj». Nia membraro iom malpliiĝis, sed SAT-anaro kreskis! (Nun 12 parolkapablaj K-doj). I. Reiter, Sekr.
Britio.
Bournemouth. — La soc. esp-istoj aranĝis 3 kursojn vesperajn dum-vintrajn, senpagajn por lab. simpatiantoj k. po 5 ŝ. por kurso por aliaj. — H. Stay.
Leeds. — Lastjare estis 1 SAT-ano, nun 8. Ni kunvenigos aŭg. aŭ sept. delegitojn de ĉiu lab.- k. sindikatgrupo de Leeds (estas pli ol 250) por sciigi ilin pri neceseco de esp. por Proletaro. Ankaŭ ni kunvenigos dumsomere lab. esp. geinstruantojn por diskuti plej bonajn instru-metodojn. — Harry Burbey (7779).
Manchester. — Dank’ al K-dino Dunn (4709) k. aliaj K-doj, ni starigis esp.-lab.-klubon en Manchester, ĉe 114 Duke Street, Stretford Road. Kurso okazas merkr. vesp.; poste kunveno, paroladoj ktp. Antaŭe mankis
— pàgina 9 —
loko ĉi-tie por interparoli, propagandi k. varbi SAT-anojn. Ni forte deziras subtenon de ĉiuj SAT-anoj en Manchestera distrikto, ankaŭ vizitojn de K-doj el aliaj partoj de Britio k. de l’ mondo. — (4301.)
Ĉeĥoslovakio.
Gablonz s. N. k. Josefstalo. — Okazis 9. I. 1927 en Josefstalo tutdistrikta lab-esp. kunveno; partoprenis 45 Gek-doj. K-do Bauer (Gablonz) mallonge parolis pri disvastiĝo de nia lingvo k. ĝia granda signifo por sennaciigo de l’ Laboristaro. Sekvis raportoj el diversaj lokoj, kiuj montris, ke la geanaro en ĉi malgranda distrikto ĝojige kreskas. Krom la 2 asocioj ekzistantaj en Gablonz k. Josefstalo (sume 80 anoj, 15-SAT-anoj), ekfunkciis lastaŭtune 6 komenc-kursoj kun sume 95 gelern. Post la konferenco, ni propagandis per recitadoj, kantoj, ktp. k. finiĝis per kantado de l’ «Internacio». Ekkoninte ilian propagand-valoron, ni decidis aranĝi similajn kunvenojn ĉiumonate. — (6957.)
Francio.
Paris. — Lastatempe «Fédération Espérantiste Ouvrière» (177, rue de Bagnolet, Paris XX-e) presigis 9 000-ekzemplere propagandan cirkuleron sendotan al la geinstruistaro de franclingvaj regionoj (Francio, Belgio kaj Svisio). En ĝi, F. E. O. instigas la geinstruistojn lerni esp-on per sia koresponda kurso. — La jara kongreso de F. E. O. okazos dum Pasko 1927 en la urbdomo de Ivry-sur-Seine, apud Parizo.
Germanio.
Chemnitz. — La 22.—23. I. 1927, okazis ĉi-tie distrikt-konferenco de LEA. Vizito bonega. La Chemnitz-anoj aranĝis salutvesperon per helpo de kantistoj, gimnastikuloj, biciklistoj, parol-ĥoro k. esp-istoj el Chemnitz. Ĉiuj klopodis prezenti la plej bonan. Reprezentantoj de la lab. organizoj KPD, SPD k. SAT deziris al nia movado bonan sukceson. La muzikistaro de la Ruĝfrontbatalantoj bonvoleme interesigis la vesperon. — Dimanĉe okazis la laborkunsido. Partoprenis 70 ĝis 80 pers. K-do Münch kiel estro de la distrikto raportis pri sia laboro, farita dum la lasta jaro. Kvankam unuflanke novaj grupoj estiĝis, aliflanke li konstatis, ke pro div. kaŭzoj kelkaj pereis.
En la dua punkto parolis K-do Lerchner (Leipzig) pri la temo: «Kion celas SAT?». Dum sia preskaŭ hora parolado li demonstris al la Gek-doj la esencon k. valoron de SAT por la lab. esp-istoj. La aplaŭdo de la aŭskultantoj montris, ke ili konsentis al lia parolado k. la rezulto estis, ke kelkaj aliĝis k. abonis «S-ulo»-n.
Post la parolado de K-do L. oni pritraktis la asociajn aferojn, kiuj dum la lasta tempo konfliktis inter la LEA-estraro k. la redaktoro de «D. A. E.». La opinio estis, ke la redaktoro estas same anstataŭebla kiel alia estrarano. La asoci-estraro havas la fidon de la distriktanoj ĉar ĝi agis neŭtrale rilate politikajn tendencojn. Kiel distrikt-estron oni denove elektis K-don Münch, ankaŭ la kontrol-komitato estas reelektita. La sekvonta distrikt-konferenco okazos en Waldheim. — J. Münch (578).
Neckarsulm (Württ.). — Jan. 23. okazis la fondfesto de ĉi-tiea LEA-grupo (17 membroj). Efikis bone sur la ne-esp. ĉeestintojn la prezentaĵoj faritaj parte en esp. de 3 junaj lern-inoj; ili prezentis poemojn perfekte elparolitajn k. korekte tradukis ilin germ.-en. Ĉeestis K-do Scheel (Stuttgart), kiu klarigis pri SAT kaj instigis aniĝon. Kelk. K-doj aliĝis, pluaj aliĝos. Estro de loka grupo: K-do Fr. Rau, Löwengasse 3, Neckarsulm. — (1919.)
Olbersdorf. — Ĉi-tiea SAT-grupo «Supren al lum'» okazigis 15. I. 1927 la jar-kunvenon. Ĉeestis 14 Gek-doj, 4 gastoj. Post prezidanta salutparolado, ekmemoris K-do Mälzer, ke samtage antaŭ 8 jaroj, estis fimortigata K-do K. Liebknecht k. liahonore ni kantis «Fratoj al sun’ libereco». Laŭ jara raporto de la sekr. (5783) la grupo je jarfino havis 19 anojn; 4 novuloj aniĝis, do la grupo nun nombriĝas po 23. Laŭ diversaj raportoj, la grupa vivo dum 1926 estis sufiĉe vigla; ĝi gvidas kursojn en: Olbersdorf, Eichgraben k. Jonsdorf. El la novaj Gek-doj aniĝis al SAT 19. Unuanime oni reelektis la estintan estraron k. kiel bibliotekiston K-don Hentschel. Du fervoruloj donacis al la grupo novan standardon. Kantado de l’ «Internacio» finis la kunvenon. Ni presigis raportojn pri la kunveno en la «Laborista Voĉo» (kom.) k. «Popolgazeto» (soc.). — (5795.)
Orient-Saksio. — La unua kunveno de l’ dua subdistrikto okazis jan. 29. en Olbersdorf. Ĉeestis 24 K-doj diverslokaj. Post kanto de «Fratoj al sun'», sub la unua tagord-punkto, la kunveno decidis, ke la Olbersdorfa grupo gvidu la subdistr. K-do W. estis elektata kiel estro. Sub dua punkto, estis akceptata konstanta raportado inter grupoj k. subdistr. K-do G. (Hirschfelde) raportis, ke inter la soc. junularo tiea fondiĝis esp-rondeto, 12 anoj k. esp.-kurso en lernejo komenciĝis 23. I. 27. K-do Sch. sciigis, ke li, por vigligi la distrikt-vivon, okazigos paroladojn pri ekonomi- kaj politikaj temoj, li parolas la 12. II. en Seifhennersdorf k. la 12. III. en Olbersdorf. La grupo Somerau aranĝos la 6. II. en Wetzwalde (Ĉeĥosl.) esp-ekspozicion. Estas konstateble, ke en la distr. multaj novaj anoj SAT-aniĝis. Sub diversaĵoj, K-do Sch. parolis pri t. n. neŭtraleco k. pri nia devo kiel revoluciaj sennaciuloj. K-do G. (Seifhennersdorf) estas elektita unuanime kiel delegoto al SAT-Kongreso en Lyon. Ĉiu membro el la subdistr. donacu por la Jubileo-Ĉeno! La dua kunveno estos la 15. IV. 27 en Hirschfelde. — O. M. E. (5787).
Jugoslavio.
S. H. S. Osijek. — Ĉi-tie estas fondita SAT-grupo, kun celo praktike realigi la 1-an artikolon de SAT-statuto. Koresp.-fako k. gazetserv.-fako prizorgas tradukadon el naci-gaz. por eksterlandaj lab-istoj k. el «S-ulo» por naci-gaz. La 10 jan. ni malfermis esp.-kurson por lab-istoj (35 lern.). — (8333.)
Sovetio.
Batum. — Ĉe la Centra Laborista Klubo estas organizita Esperanta Rondeto, konsistanta el 45 pers. Marde kaj vendrede K-do August Tanner gvidas esp.o-kurson kaj dimanĉe estas Rondetkunvenoj.
En Batum estas 29 SAT-anoj, varbitaj de K-do A. Tanner. Oni intencas organizi SAT-ĉelon. SAT-ano 5713.
Ĉita (Orient-Siberio). — Dum 1925 kaj 1926 okazis 80 kunsidoj de Ĉita SAT-grupo, kiuj havis grandegan edukan valoron por ĉiuj partoprenantoj kaj por disvolvo de praktika persp.a laboro. Ĉita estas vera forĝejo de SAT-aktivuloj, el kiuj kelkaj, forveturinte, iniciatis kaj progresigis SAT- kaj esp-movadon en aliaj lokoj de O-S. Pri la eduka laboro de nia grupo, jen la ĉefaj problemoj tagordaj de lastaj kunsidoj: Studado de «ABC de Sennaciismo» kaj de protokolo de VI-a Kongreso, diskutoj pri SAT-jarlibro por 1927, «Rilato de ,S-ulo’ al Ĉiniaj okazintaĵoj», Intern-labkor k. SAT-gazetservo k. pri «S-ulo». 8. III. 27 Ĉita SAT-grupo solenos 2-jaran ekziston k. petas ĉiujn siajn koresp-ojn kiuj ne ankoraŭ respondis, tion fari senprokraste. Adr.: Ĉita, poŝtkesto N 1.
Por partoprenigi Orient-Siber-esp-istojn en Tutmonda Statistikado k. por ricevi detalajn informojn pri esp-istaro Tut-Orient-Siberia, Ĉita SAT-grupo entreprenis tian statistikadon. La komisio skribis al pli ol 20 lokoj, ricevante respondojn el ĉie krom Blagoveŝĉensk k. Petrovskij-Zavod (malgraŭ ripetaj memorigoj!). Dum jan. kontrolo k. kompilo okazis k. la materialo estis sendata al statistik-fako de I. C. K., Leipzig. Evidentiĝis, ke en O-S (krom bedaŭrinde ne-respondintaj B. k. P-Z), troviĝas ĉ. 325 esp-istoj, 17 esp. organizoj, ĉ. 35 SAT-anoj k. 75 SEU-anoj. Dum 1926 ekzistas 32 esp-kursoj k. dum lastaj 5 jaroj ĉ. 70 kursoj. En diversaj urboj troviĝas 5 esp-bibliotekoj kun ĉ. 700 libroj. Plej bone la movado prosperas en Ĉita (ĉ. 150 pli-malpli bone scipovantaj esp-on, 17 SAT-anoj), Vladivostok (50 esp-istoj, 8 SAT-anoj), Ĥaberovsk (ĉ. 40 esp-istoj, 4 SAT-anoj), Nikolsk-Ussurijsk (25 esp-istoj, 5 SAT-anoj). Krome esp-rondoj troviĝas en Verĥneudinsk, Ĥjolk k. Zilovo. Izolaj esp-istoj troviĝas en pli ol 10 lokoj. Bedaŭrinde ne estas multaj SAT-anoj, sed notu, nur Gek-doj aktivaj k. bone-scipovanta la lingvon, trafas SAT-on. Ĉiuj esp-aktivuloj jam SAT-aniĝis k. la tuta movado en O-S. troviĝas sub gvidado de SAT-anoj. (3717)
Ivanovska vilaĝo (Orienta Siberio). — Aŭtune ĉi tien veturis K-do A. Borisoglebski (SAT-ano 4789). Nov. 13. 1926, en loka Lernejo por Kamparana Junularo (Ŝ. K. M.) li organizis esp. rondon; studas 57 gelern. 17—18 jarajn, el kiuj 77% «komsomolanoj» k. jun-pioniroj. Lecionoj okazas lunde k. sabate de 4—6 vespere. Jam estis 10 lecionoj. Rondanoj soifas aliĝi SAT-on. Ĉiuj estas infanoj de kamparanoj el 16 diversaj vilaĝoj ĉirk. Ivanovka. Salut-leteroj ricevitaj de japan-, hispan- k. anglaj SAT-anoj. Pluaj dezirataj! Ĉion adresu: Ivanovka, Amursk. okruga, Siberio, esp. rondeto ĉe Ŝ. K. M.
A. Borisoglebski (4789).
Kiev. — Nov. Kiev’a SEU-fako eldonis 10 000 ukrain-lingvajn tabel-kalendarojn por 1927 kun esp-gramatiko; jam vendiĝis 600 ekz-oj. La 2. I. en esp-ĉelo de 3-a k. 4-a ŝtatmuelejoj okazis soleno pro fino de l’ kurso; finintojn salutis junkomunistoj k. SEU-organizoj. Dum malfermo por vintro de Petrovka Junkomunista Klubo, K-do Vail tralegis leterojn de K-doj Adamson, Barthelmess k. el Wien XI, sekve por esp-rondo enskribiĝis 10 personoj. Ĉe Presejo Lenin funkcias esp-grupo el junpioniroj, gvid. K-do Zaika B. Esp-grupo de 80-a lernejo aranĝis ekspozicion en junpionira Klubo, pri sia intern. koresp. k. bone propagandas. Ĉe klubo de fervoja administrejo spontane fondiĝis esp-grupo; gvid. K-do Ivanov. (728)
Nadejdino. — En lernejo II-ŝtupa lernas esp-on la tuta gelern. Gvid. J. Oborotov. (5695)
Odessa. — Esp. estas instruata en lernejoj, kluboj k. fabrikoj (8 kursoj kun 158 gelern.). LA SAT-grupo konsistas el 23 anoj. Antaŭnelonge ni profitis okazon de l’ vizito de Gek-doj Yelland al nia infan-kolonio (2500 inf.) por organizi tie esp.-rondeton k. starigis sukcesan kunvenon kun radi-koncerto. Ĉeestis 400 inf. Rezulte, provrondeto, kiun partopreni multaj deziras. Estraro promesis, se unua rondeto sukcesos, enkonduki esp-on grandskale en ĉiuj super-klasoj. Nun necesas aranĝi mondkoresp-on por la provrondo. Gvidanto: K-do S. Gelrud, Knijnij pereulok n-o 3, Odessa. Instrukcia sekcio de Odessa SEU-filio. E. G. (6309).
— pàgina 10 —
Smolensk. — Jen ciferoj pri disvastigo de esp. en Smolensk’a gubernio:
| Dato | Gub.-lokoj, kie est. esp-istoj | Nombro d. SAT-anoj | Nombro d. SEU-anoj |
|---|---|---|---|
| 1. 1. 1925 | 1 | 2 | 3 |
| 1. 10. 1926 | 9 | 14 | 27 |
| 1. 1. 1927 | 11 | 32 | 80 |
Dum okt.-dec. 1926, estis disvastigitaj en la gub. 1462 ekz. de esp. lerno-, lego- k. agit-libroj. Ekzistas 44 esp-kursoj (986 lern., el kiuj 44,6% gelern., 28% oficistoj, 15,7% manlaboristoj k. ceteraj ruĝarme- k. kamparanoj). Dum la unua jaro (1925) Smolensk’a esp-istaro ricevis almenaŭ 2672 leterojn el 27 landoj k. dum okt.-dec. 650, pli ol duono presigita en lokaj ĵurnaloj. Antaŭnelonge Smolensk’a SAT- k. SEU-organizoj festis unujaran jubileon. 29—30-an jan. ĝi festis sian unuan gubernian esp-istan konferencon. La jubile-solenon k. amuzvesperon ĉeestis ĉ. 700 personoj. Alvenis 22 salut-leteroj k. telegramoj. Buŝe salutis esp-istaron reprezentantoj de loka kompartio, komjunularo, sindikatoj, ruĝarme-komandantaro, 2 redakcioj, societo «For analfabetecon», IRH., ktp. Loka ĵurnalo «Laborista Vojo» dediĉis al la jubileo duonpaĝon k. presis pri ĝi ĉef-artikolon k. esp-lingvan saluton: «Al Smolenska esperantistaro ni sendas fratecan gratulon okaze de ilia jarjubileo.» Dum la fest-kunveno estis kolektitaj por SAT-Jubileo-Ĉeno 15 rubl. (5241)
Usono
Denver (Kolorado). — Fine mi sukcesis organizi gelab. grupon tie ĉi, nome «Lab. Esp. grupo n-o 1». Ĝi ekfunkciis ĉi-jan. Estas 10 anoj kunvenantaj dufoje semajne en privata domo. SAT-ano 1781 gvidas la kurson k. ni uzas la libron «Petro». J. M. Kerr.
Lompoc (Kalifornio). — En ĉi urbeto K-do Parley P. Christensen paroladis antaŭ la urbkunveno pri neceseco de esp. k. per lia influo formiĝis kelkaj klasoj bone vizitataj.
New York. — Dec. 26 la Lab. Infanlernejo festis en Queens Labor Lyceum; direktoro Reichert substrekis necesecon al laborist-infanoj instrui esp-on, kiun faras K-do M. N. Brown. Jan 1. la Ferrera Moderna Lernejo de Yorkville kunveniĝis milope en la Labora Templo. La elektita de la gepatroj paroladisto Eugen Miller akcentis, ke esp-o estas same necesa scio kiel historio k. ekonomio por Laboristaro. La instruisto, K-do Klaĝin, montris n-on de «Molodij Bilŝovik«, Kiev, en kiu estas foto de salutletero ĉi-tie sendita, ankaŭ prezentis 7-jarulon Baker, el la 1-a klaso, kiu ricevis p. k. de 9-jarulo sovetlanda invitanta koresp. La feston ĉeestis 2 branĉ-lernejoj, Pioniroj de Yorkville, germ. junulara grupo Migrobirdoj, Naturamikoj k. germ. lab. kantĥoro Uthman. La New Yorker «Volkszeitung» recenzis laŭde la feston. — Kaj ŝajnas, ke oni tute forgesis paroli pri SAT. — Red.
*
Ĉe la Neŭtraluloj.
PASKA KONFERENCO EN PRAHA
okazos sub la patronado de Internacia Eduka Oficejo, kies sidejo estas en Ĝenevo. Programo: 1) Raporto pri ĉio jam provita en lernejoj por alproksimigi la popolojn; 2) Scienca studado de la malfaciloj aŭ baroj al tiaj klopodoj kaj de la psikologia aŭ socia deveno de tiuj baroj, renkontitaj sur la vojo; 3) Diskuto pri praktikaj proponoj, interalie la disvastigo de interlerneja korespondado.
VIII-a BRAZILA ESPERANTO-KONGRESO
okazis en Victoria, ĉefurbo de ŝtato Espirito Santo, sub honora prezido de la Prezidanto de la ŝtato. La ministro de publikaj laboroj permesis la senpagan telegrafadon pri la kongreso kaj la ministro de interno pagis la vojaĝelspezojn de la kongresanoj. Ĉiaspecaj altranguloj morale subtenis la kongreson. La solena malfermo okazis en la luksa salono de la ŝtata parlamento. (Laŭ «Heroldo de Esperanto».)
*
PROVO DE TEKNIKA INSTRUADO PER ESPERANTO
Speciala Lernejo por Inĝenierarto, Domkonstruado kaj Industrio en Parizo pretas disvastigi eksterlanden tiun instruadon, profite al esperantistaj teknikistoj kaj inĝenierlernantoj. Por komenci, ĝi komisiis kelke da kompetentaj esperantistoj por traduki ĝian tutmonde ŝatatan kurson pri «Armbetono», kun ekzercoj kaj korektoj. Por certigi la sukceson de tiu entrepreno, grava por la esperanta movado, necesas, ke ĉiu interesato sciigu sian aprobon per poŝtkarto. Adreso: S-ro Direktoro de «Ecole spéciale des Travaux publics», 3, rue Thénard Paris (V-a).
*
[BILDO p.10 | 38,42,66,48] Ornama kapvinjeto de la rubriko: malfermita libro kun plumo kaj inkujo en dekoracia kadro.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Nova Afriko de Th. Monnens, S. J. Esperantigis Floriano; eldonis «Espero Katolika», 55, rue de Vaugirard, Paris (VI-a). Formato: 15×10 cm. 24 pĝ. Prezo: 1.50 fr. fr.
Tia verketo indus troviĝi en la Biblioteko de SAT. Mi ne ŝercas: ĝi entenas multe da faktoj, kiujn devus koni ĉiu laboristo por trafe kontraŭbatali la kapitalistan reĝimon kaj… la religion! En pli konciza formo ne estas eble rakonti trafe pri la sklav-komerco kaj kruelaĵoj faritaj de blankhaŭtuloj kontraŭ negroj — kaj estas konfesite, ke nun ne progresas la katolikismo inter la negroj, sed la islamo! (42 milionoj da islamanoj). La aŭtoro ĉagrene demandas: «Ĉu Afriko estos al Kristo aŭ al la Profeto?… Por niaj misiistoj estos terure peniga tasko venkigi la krucon.»
Ĉe tia konstato oni sin demandas kiel povas inteligenta katoliko kredadi, ke lia religio estas didevena!…
Mi ja rekomendas al la liberpensuloj la broŝureton kiel valoran propagandilon. E. L.
Internacia lingvo esperanto kaj lernejo (ukrainlingve) de I. Izgur. Eldono de «La Nova Epoko». Formato 21,5×15,5 cm. 32 pĝ.
Tre bezona nunmomente ukrainlingva propagandilo, lerte verkita kaj celanta precipe la instruistajn mediojn. Multaj citaĵoj el sovetiaj gazetoj, opiniaro de «eminentuloj», teksto de la ĝeneva deklaracio de instruistoj kaj mallonga esperanta gramatiko kompletigas la verkon de K-do Izgur, kies laboro meritas dankon de ukrainiaj esp-istoj. Ereto.
Kuzeto, scena bagatelaĵo en unu akto de M. Balucki elpoligita de S. Greenkamp. Eldono: «Esperantista Voĉo». Formato: 18×13 cm. 16 pĝ. Prezo: 0.25 sv. fr.
Tre sprita komedieto en kiu (feliĉe!) malbono ne estas punata kaj moraleco ne ĉiam kontentigos bontemplanojn. Ĝi estas facile ludebla dum esperantaj vesperoj bezonante simplan ĉambran dekoracion kaj nur tri aktorojn (du viroj kaj virino). La aŭdantaron ĝi ne instruos, tamen amuzos. Des pli bone!
La traduko estas tute bona. Ereto.
Novaj amaj poemoj de Jaume Grau Casas, L. K. Barcelona 1927. Formato: 14,5×21,5 cm. 32 pĝ. Prezo ne montrita.
Simpatia kaj bela kolekto de amversaĵoj. S. G.-K.
Esperanto durch Sprechen, 1. Teil: Einführung in Sprachlehre und Wortbildung de Prof. Dr. Göhl, Deutsch-Esperanto-Bücherei Nr. 12. Eldonejo: Ellersiek & Borel, G. m. b. H., Berlin und Dresden. Formato: 12,5×18,5 cm. 84 pĝ. Prezo: 1.20 mk. g.
La aŭtoro estas jam konata kiel verkisto de multaj german-esp-aj lernolibroj kaj gramatikoj, do estas superflue rekomendi la novan libron. S. K.
*
La Lingva Angulo
Demandoj:
1) En diversaj esperantaj tekstoj oni povas legi jene: Proletoj DE ĉiuj landoj; proletoj EL ĉiuj landoj; ĉiulandaj proletoj. Kiu formo estas korekta?
2) En la artikolo («S-ulo» n-o 113) «La fantomo de nacieco» troviĝas la vorto «tribestro». Mi traserĉis ĉiujn miajn esp.-vortarojn, sed ne povis trovi tiun vorton. Fine mi serĉis en franca-norvega vortaro, kaj trovis la vorton «tribu» = «gento».
Ĉu necesas tiu nova vorto? (6971)
3) Oni tre ofte legas eĉ en la fundamentaj skribaĵoj: «Mi dankas vin por…». Ĉu ne estus preferinde skribi: «Mi dankas vin pro…», la prepozicio por esprimanta la celon kaj ne la motivon?
Respondoj:
La tri esprimoj estas egale korektaj kaj egale bonaj. Vi eĉ povas ankaŭ uzi la kvaran esprimon «Proletoj en ĉiuj landoj», kiu estas egale korekta kaj egale bona. Ĝenerale la 4 esprimoj estas sendiference uzeblaj; nur en malofta okazoj, por montri negravajn nuancojn, iu aŭ alia esprimo estas preferinda.
La vorto TRIBO estas enkondukita de Zamenhof; ĝi signifas: subdivido de iu popolo (ordinare sovaĝa aŭ malmulte civilizita), popolero, familiaro. Ekz.: «La dekdu triboj de Izraelo». Angle: tribe, clan; germ.: Stamm, Völkchen; fr.: tribu, clan; ital.: tribù; hisp.: tribu.
Ĉar tiu ĉi vorto estas samsignifa kiel GENTO, ĝi estas tute senutila kaj nenecesa.
- Kvankam la esprimo DANKI POR estas Zamenhofa, ĝi ne estas rekomendinda, ĉar ĝi ne estas logike konforma al la ĝusta signifo de la prepozicio POR. Mi senhezite konsilas al vi uzi la prepozicion PRO post la verbo DANKI. Mi mem uzas nur ĝin en tiu ĉi okazo. Fakulo.
*
Ankoraŭ pri «radjo» aŭ «Radio»
a) Principo de internacieco: Prononcado: France Radjó, ruse Rádjo, pole Rádjo, angle Ŭájrles [?], germane Funk (en angla kaj germana lingvoj la vorto Radio estas mal-
— pàgina 11 —
ofte uzata). Ortografio: En ĉiuj al mi konataj lingvoj oni skribas Radio. b) Lingva tradicio: Ĝis nun en ĉiuj esperantaj ĵurnaloj kaj speciale en la «Internacia Radio-Revuo» estis uzata nur la formo Radio. c) Logikeco: Principe anonimoj estu evitataj. Tamen esperanto estas vivanta lingvo, do — ne absolute logika. La anonimoj en ĝi estas multaj (ero, aro, in-tima, er-aro, kata-logo ktp.), tamen la kunteksto ĉiam permesas diveni la ĝustan sencon. Konkludo: Mi preferas la formon Radio ĉar en ĉiuj ĉefaj lingvoj ĝi estas tiel skribata (kaj esperanto estas dume pli skribata ol parolata en internaciaj rilatoj), ĉar tiu ĉi formo estas jam uzata de ĉiuj esperantistoj kaj ĉar nenia dubo eblas.
Internacia Sekretario de la Internacia Radio-Asocio: E. Aisberg.
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
De Roode Vaan, Bruselo, 8. 1. 27: «El Blankrusio» (116). — Bournemouth Times, Bournemouth, 13. 11. 26: «Ĉe la Neŭtraluloj» (110), 30. 10. 26: Alvoko de D-ro Dieterle, 4. 12. 26: «Helena Respubliko» (113). — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, 20. 1. 27: «Blankaj mastroj — flavaj sklavoj» (119). — Tverskaja pravda, Tver, 28. 12. 26: «Kion mi travivis sur la vojo al USSR.» (112), 11. 1. 27: «En malliberejo de Lodz» (114) k. «Letero el Bulgario» (112). — Neue Zeitung, München, 19. 1. 27: «La SAT-aparato servu!» (119—120). — Social-Demokraten, Oslo, 6. 1. 27: «La social-demokrata movado en Aŭstrio» (115). — Norges Kommunistblad, ?, 6. 1. 27: «Kio okazas en Nederlanda Hindio?» (117), 17. 1. 27: «Blankaj mastroj — flavaj sklavoj» (119). — Revista Popular, Cordoba, 15. 1. 27: Bildo pri eksterlandaj kapitalistoj en Ĉinio. — Prukopnik Svobody, Vidin, 12. ?. 26: «Funebra Festo en Soveta Turkmenio» (107), «Prostitucio kaj Proletaro» (90). — Le Combat, Bruselo, jan. 1927: (Kompilaĵo el 117 k. 118).
Enhavis notojn pri SAT.
Le Cri du Peuple, Lyon, 22. 1. 27: Pri VII-a kongreso. — Pskovsky Nabat, Pskov, n-o 179: Pri VI-a kongreso. — La Voix des Femmes, Paris, 3. 2. 27. — Le Progres, Lyon, 4. 2. 27: pri VII-a kongreso.
Enhavis Tradukaĵojn el esperantaj leteroj.
Pskovskij Nabat, Pskov, n-oj 182, 190, 196, 212, 262 de 1926 j., n-o 6 de 1927 j. — Za Mir i Trud, Rostov, 8. 1. 27 k. 11. 1. 27, (4). — Bolŝevistkaja Smena, Rostov, 15. 1. 27. — Do novogo sela, Krivoj Rog, 5. 1. 27, 8. 1. 27. — Murgazeto de Gubteriako «Intertratiĝo» [?], Pskov, n-o 12, (3). — Leninskaja Gvardia, Pskov, n-oj 34, 42. — Pskova Plugisto, Pskov, 19. 11. 26. — Pskovskij Paharj, Pskov, n-o 46. — Krasnij Voin, Moskvo, (2). — Tverskaja pravda, Tver, 8. 12. 26, (3), 4. 1. 27, (2), 12. 1. 27. — Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 24. 1. 27. — The Labour Woman, London, 1. 1. 27, 1. 2. 27. — Raboĉij Putj, Smolensk, 16. 12. 26, 16. 1. 27, (29). — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, (22). — Junij Tovariŝĉ, Smolensk, (3). — Junij Pioner, Smolensk, (2). — Smolenskaja Derevnja, Smolensk, (4). — Krasnaja Zvezda, Leningrad, (3). — Krasnoarmejskaja Zvezda, Novo-Nikolajevsk, (8). — Le Cri du Peuple, Lyon, 29. 1. 27.
Enhavis priesperantajn artikolojn.
Molodij Bilŝovik, Kiev, 6. 1. 27, 16. 1. 27: leciono k. artikolo de E. Adamson, 20. 1. 27. — Pskovsky Nabat, Pskov, n-o 252, 1926 j. — Bournemouth Times, Bournemouth, 27. 11. 26: trad. de Internacia Radio Revuo. — Krasnaja Zvezda. — Krasnij Voin, Moskvo, 28. 11. 26. — Tverskaja pravda, Tver, 7. 12. 26, 8. 12. 26, 4. 1. 27, 11. 1. 27. — Promień, Lublin, ?, 2 propagandart. k. leciono. — The Daily Herald, London, intermite artikoletoj de M. Starr. — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, 16. 12. 26, 16. 1. 27, (3). — Raboĉij Putj, Smolensk, ?, (12). — Laborist-Kamp-Korespondanto, ?, (1). — Krasnoarmejec, Samara, (1). — Proletarskij Putj, Uljanovsk, (1). — Krasnaja Zvezda, Moskvo, (2). — Putj Rabkora, Rostov, (1). — Za Mir i Trud, Rostov, (1). — La Protesta, Buenos Aires, 8. 12. 26. — Lyon Republicain, 4. 2. 27. — Bulletin d’Information de l’I. T. F., Amsterdam, jan. 1927. — Le Combat, Bruselo, jan. 1927: alvoko lerni.
Enhavas materialojn de SAT-gazetservo.
Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, jan. — Raboĉij Putj, Smolensk, 2 n-oj. — Junij Tovariŝĉ, Smolensk, 1 n-o.
Disaŭdigis Radio-Stacioj.
Tvera Radio-Stacio Pzerĵinskij regule disaŭdigis trad-aĵojn el leteroj k. art., i. a. «Baloto en Hungario» (116).
★ DIVERSAĴOJ ★
Virinoj helpu!
La Virinfako de la Labora Partio britia kongresos ĉe la Urbdomo, Huddersfield, 11.—12. majo 1927. (Korespondantinoj de «Labour Woman» bonvolu sendi salutojn senpere al la Kongreso).
Speciala propagando aranĝiĝis por la monato junio, en kiu multe da virinaj manifestacioj okazos.
*
Dnepropetrovska (Ekaterinoslava) Oficejo por Internacia Korespondado
serĉas regulajn koresp-antojn precipe inter Laboristaro (kolektivan aŭ personan) el ĉ. landoj pri jenaj demandoj: ĉiutaga lab. vivo, profesia, politika k. ekonomia stato de landoj, kom. k. kom-junulara movadoj, partiaj demandoj, intern. ruĝa helpo (IRH.), sporto, radio-amatoreco, lab. kluboj, tekniko, arto, literaturo ktp.
Ĉiujn koresp-aĵojn oni utiligos por lokaj gazetoj k. por kolekt. interkoresp-ado kun fabrikaj kolektivoj. Al ĉ. sendantoj ni garantias resp. Oni ankaŭ akceptas por interŝ. gazetojn (esp.-naciaj), librojn, afiŝojn ktp. — Koresp-aĵojn sendu al: Esperanto-Komitato de SEU, (por Labesko), str. K. Markso, 98, loĝ. 11, Dnepropetrovsk, Ukrainio (Sovet-Unio.)
*
Helpu!
Mi estas profesoro de fiziko, kemio kaj de metodiko de matematika kaj naturscienca instruado ĉe la Krasnoarsk-a Pedagogia Teknikumo. — Mi aranĝis esp. rondeton el la lernantoj de la Pedteknikumo, estontaj instruistoj de unuagradaj lernejoj. Se la eksterlandaj SAT-anoj deziras helpi al la esp. kaj SAT-movadoj inter siberiaj instruistoj kaj instruistinoj, ili bonvolu komenci koresp-adon kun la ĵus nomita esp. rondeto. Mi mem zorgos pri akurata respondo flanke de la studentoj de la Pedagogia Teknikumo. Adr.: K-do Romano Frenkel, Pedteknikum, Krasnojarsk (Sovetio).
[BILDO p.11 | 64,7,73,12] Kvinpinta stelo super la alvoko.
ALVOKO
La Laborista Esperanto-Klubo Glasgova aranĝas propagandveson, aŭ ekspoziciaĵon. Ĉio estos de aprilo. Ni petas al ĉiuj Gek-doj, rondoj, aŭ grupoj el la tuta mondo, ke ili sendu salutleteron, poŝtkarton, aŭ ekspoziciaĵon. Ĉio estos kompencata. Sendu al K-dino Ruby Callery, 288 Springburn Road, Glasgow (Scotland).
Ĉiuj Gek-doj jam SAT-aniĝintaj en Ĉita, re-SAT-aniĝu por 1927 j.
Depost la komenco de la SAT-movado en Ĉita, diverstempe SAT-aniĝis ĉirkaŭ 30 Gek-doj. Poste, multaj el ili forveturis al diversaj lokoj kaj kelke da ili, bedaŭrinde, ne re-SAT-aniĝis, ĉu pro tio, ke restinte izolaj, ili ne havis sufiĉe da aktiveco aŭ simple forgesis pagi la kotizon, ĉu pro tio, ke estante senlaboruloj aŭ ruĝarmeanoj, ili ne havis monon por pagi, ĉu pro iuj aliaj kaŭzoj.
Konsiderinte tion, Ĉita’a SAT-Grupo, dum sia kunsido de 16. 1. 27 decidis: Nek unu K-do, iam ajn SAT-aniĝinta en Ĉita, kaj poste ne-re-SAT-aniĝinta, denun restu ekster SAT! Ni konservu por SAT ĉiujn niajn membrojn, iam ajn aliĝintajn al SAT en Ĉita, kaj troviĝantajn nun ie ajn!
Ĉar ni havas la adresojn de preskaŭ ĉiuj niaj estintaj SAT-K-doj, ni decidis senprokraste, instigi ĉiujn Gek-dojn nepre realiĝi al SAT por 1927 j. Eble kelkaj K-doj (senlaboruloj, ruĝarmeanoj) ne havas rimedojn por pagi kotizon al SAT. Ne gravas! La grupo decidis, ke ĝi mem pagos SAT-kotizojn por ĉiuj, kiuj ne povas tion mem fari. Do, estu nia signaldiro: Ĉiuj niaj Gek-doj devas re-SAT-aniĝi, malgraŭ ĉio!
Tio estas nia modesta donaco al SAT. Ni opinias, ke ĉiuj SAT-rondoj devas fari la samon, rilate al siaj ne-re-SAT-aniĝintaj gek-doj troviĝantaj ie ajn. Ĉu ne?
Ĉita’a SAT-grupo.
Gekamaradoj, atentu!
Ivanovo-Voznesenskaj SAT-aninoj alvokas ĉiulandajn Gek-dojn sendi informojn pri nuntempa virina movado kaj situacio en industrio, socia kaj hejma vivo. La sciigoj ne devas esti tro ampleksaj kaj detalaj, sed precizaj. Ankaŭ ilustraĵoj kaj fotaĵoj estas necesaj. La informoj estas bezonataj por speciala n-o de nia loka ĵurnalo, dediĉota al Internacia Tago de l’ Virino, la 8-an de marto.
Sendu leterojn pri via vivo kaj batalo.
Adreso: Ivanovo-Voznesensk (Sovet-Unio), Str. Baturina n-o 6, loĝ. 31, al K-dino A. Medvedeva.
— pàgina 12 —
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
K-do Theodor Maller, Hernalser Hauptstr. 58, II/7. Wien, XVII. dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do M. Fischer, Franzensbrückenstr. 14, Wien, II/1. dez. interŝ. PM k. Sovetio, Mongolio, peco kontraŭ peco aŭ laŭ katalogo.
Britio.
— Gek-doj k. alilanduloj, kiuj vizitos Anglion, bonv. informi la sekretarion de „Lab. Esp. Klubo», 114, Duke St., Stretford Rd., Manchester pri sia alveno.
Ĉeĥoslovakio.
K-do K. Vanous, Luze, dez. interŝ. PM. k. ĉ l. precipe kun Sovet-Unio.
Francio.
K-do Ladislao Janka, 127, Rue de College, Roubaix, (Nord) dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. PK, PI, PM, bfl.
K-do Robert Launay, 72, Rue de la None, Saint Pierre des Corps, (Indre et Loire) dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI. Resp. garantiata.
Germanio.
K-do Bernhard Karge, Priesterstr. 1, Nowawes ĉe Berlin, dez. interŝ. PI, bfl. k. ĉ. l. Certe resp.
K-do Walter Schmidt, Luisenstr. 15, Nowawes ĉe Berlin (24 j.), dez. interŝ. PI, bfl. k. ĉ. l. Tuj resp.
K-do Fr. Kolodzinski, Rottstr. 52, Bochum i. W., dez. interŝ. PM, bfl. k. ĉ. l., nepre resp.
— Chemnitz-a amik-rondo, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK. Adr.: K-do Max Heinzmann, Bernsdorfer Str. 143, II. Chemnitz i. S.
K-do Fritz Wiesemann, Brünningstr. 13, Essen, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI.
— Gelernantoj dez. koresp. pri div. temoj, k. ĉ. l. L, PK, PI. Certe resp. Adr.: Esperanto Kurso, Gasthof Greissl, Erding i. Bay.
K-do Erich Bemmann, Altmittweida, Nr. 144, B. i. S., dez. koresp. k. ĉ. l. L, PI, bfl. Resp. garantiata.
K-do Hans Ross, Beim Waisenhaus, 2, II. Rostock, dez. koresp. kun gejunuloj pri ĉ. temoj.
K-do Wilko Wege, Grünstr. 13, ptr. Halle a. S., dez. el ĉ. l. unu ekz. de ĉ. gazetoj pri vegetarismo, korpkulturo. Ĉiu sendonto ricev. germ. gazetojn.
— Kiu korespondus k. ludus ŝakon kun mi? Resp. garantiata. Adr.: K-do Kurt Kuchinke, Grossröhrsdorf i. S.
— Dresdena Industriregiono — Lea distrikto dankas pro ĉiuj alsendaĵoj. Ni estus tre dankaj, se K-doj el Ĉinio, Japanio, Turkio, Aŭstralio kaj Ameriko kompletigus nian distriktan ekspozicion per kelkaj alsendaĵoj. K-doj helpemaj bonvolu sendi ekspoziciaĵojn al K-do P. Köckeritz (77) Tharandter Str. 6, Dresden-A. 28.
— Porcelanistoj ĉiul., pref. USSR-anoj estas petataj kontakti kun ni. Adr.: «Lab. Societo Esp.» (Erich Endler), Herzogstr. 11, Selb i. Bay.
Hispanio.
K-do A. Nadal, Str. Morey, 35, Palma de Mallorca, interŝ. nur PM. k. ĉ. l. Certa k. tuja resp.
Jugoslavio.
S. H. S. Osijek. — Grupo de SAT-anoj (22—30 jaroj), dez. koresp. kun Gek-doj de ĉ. l. pri seriozaj temoj, precipe pri vivkondiĉoj kaj lab. movado. Adreso: Milan Klem, Osijek, ul 48 (vidu Kronikon). (8333)
Litovio.
— Du instruistinoj, T. Klupŝiene k. F. Prizgintaite, Lygumai, Ŝiauliu apskr., dez. koresp. pri div. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l. Resp. garantiata.
Sovetio.
Fervoja lab. klubo je nomo de Vajner (USSR., Sverdlovsk, str. Karl Libkneĥt, 38) dez. koresp. L, PK, PI, esp-aĵoj k. ĉ. l. pri fervojaj teknikaj demandoj, pri viv- k. labormaniero de gefervojistaro, pri klubaj k. socialaj demandoj. Resp. garant. de kluba labinkor. Ankaŭ dez. apartan koresp. de kluba komencanta esp.-rondeto kun similaj eksterlandaj.
— Junaj kom-istoj dez. koresp. pri lab. vivo, komjunulmovado k. a. seriozaj temoj k. ĉ. l. Adr.: Klubo de K. Libkneĥt (por esper-rondeto), Velij, Pskova gub.
K-do M. I. Smirnov, Podgornaja, 22, Kineŝma (Iv. Voznes.) dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
K-do Reznickij, ul. Komunala, 6, Lugansk, komuno de lab. ĵurnalaro dez. ŝakludi. Kontraŭbatalu!
K-do A. Stahurski, ul. R. Luksemburg, 11, Ludinovo (Brjansk. gub.), dez. koresp. pri radio-amatoreco k. a. temoj, interŝ. PM.
K-do A. Kovalenko, Boriĉev tok, 30, 2, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do M. Ĉernoglaz, (komjunulo), Konstantinovska, 24, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
— Junkomunista ĉelo ĉe 3-a k. 4-a ŝtatmuelejoj, dez. koresp. prefere kun gekomistoj junul. aŭ ĉeloj k. ĉ. l. Adr.: K-do Golovanevski, Kreŝĉatikski pr. 3, 1-a, Kiev.
K-do A. Kagan, Vozdviĵenska, 12, 1, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do I. Popov, G. K. Kraj. Taganroga okr., Matveevo-Kurganskoe p. otd. pos. Martino, dez. koresp. pri agronomio, natursciencoj k. religio k. ĉ. l.
K-do A. Korŝunov, Novouzenskaja, 119, Saratov, k. ĉ. l. Nepre resp.
K-do G. Majorov, Kontoro matersklada, Dolinskaja, Krivo-Rogsk. okr., dez. koresp. k. ĉ. l., L, PI.
— Kiu dez. interŝ. ilustr. gazetojn k. koresp. pri statistika-ekonomiaj temoj, sendu k. skribu al K-do A. Jadlovker, ul. Lenina, 26, Velij, Pskova gub. Resp. garantiata.
K-do S. Libermann, ul. Jukovskaja, 29, Odessa, dez. koresp. k. interŝ. gaz. k. ĵurn.
K-do G. S. Kaletin, 3-a rajono Golubinaja hejmo, 933, Orenburg, pri metodiko de ekskursia laboro k. bibliotekscienco. Resp. garantiata.
GEKNABOJ!
Korespondu kun grupo ĉe Odessa infana urbeto (kolonio, kie loĝas kaj edukiĝas 2500 infanoj). Respondo al ĉiu garantiata. USSR, Odessa, 4 Stacio, Detgorodok.
INVITO
La 27. II. la SAT-grupo en Solingen aranĝos la duonjaran konferencon por Rejnlando-Vestfalio, matene je la 10-a horo.
Grava Tagordo!
La saman tagon je la 15-a horo okazos proleta esp. soleno, kaj fondiĝo de SAT-junulargrupo. Ni atendas multnombran vizitadon. — Ĉiujn skribaĵojn sendu al: K-do W. Schlüss, Kreuzstr. 5, Solingen i. Rhld.
ĜUSTIGO
En la artikolo de K-do D. Sheriff, aperinta en la n-ro 121—122 de «S-ulo», enŝoviĝis eraro, kiu aliigas la sencon de frazo. Anstataŭ: «…La sovetideo estas malkonvena por Usono…» devas esti: la sovetideo estas MALKOVRITA EN USONO.
ESPERANTA DISAŬDIGO
La 25. II. 1927, h. 23 M. E. T. ondlongeco: 400 m. forto: 2 kv., la Falun’a sendstacio (Svedio) disaŭdigos tuthoran esperanto-programon. La disaŭdigo estas iniciatita de la stacia estraro por konatigi la eksterlandan publikon pri la, je turisma vidpunkto, tre interesa provinco Dalekarlio. La programo konsistos el kantado, parolado kaj muzikado. Estas do necese, ke la eksterlandoj Gek-doj klopodu kapti la elsendaĵon kaj poste raporti al Falu Radioklubb, Falun (Svedio). Aliaj gazetoj bonvolu represi la sciigon. — (19)
[REKLAMO p.12] INSTRUISTOJ via gazeto estas INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Gazetabono: 2,50 mk. g. Kotizo al TAGE: 0,50 mk. g. Specimenon petu de M. Goldberg, Frohburger Str. 68, p., Leipzig S 3 (Germ.)
[BILDO p.12 | 84,73,93,80] Kvinpinta stelo en la reklamo de Internacia Pedagogia Revuo.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 127-128, 5 de març de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 127—128 — APERAS SEMAJNE — 5. Marto 1927
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY, 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
LA SKLAVOKOMERCO EN ABISENIO
En Afriko ekzistas ankoraŭ du t. n. sendependaj landoj: Liberio kaj Abisenio. Sed ŝajnas, ke tia «sendependeco» ne multe profitas al la tieaj proletoj, t. e. sklavoj, kiel montras la ĉi-suba priskribo. Nure nacia sendependeco povas profiti sole al la regantoj, neniel al la regatoj. Vera sendependeco ekzistos por la laborularo nur kiam forestos ĉia ekspluatado sur la tuta tero. Kaj por forigi la ekspluatadon ne nacia batalo necesas, sed klasbatalo. — Red.
[BILDO p.1 | 8,50,47,67] Foto: kelkaj tendoj kaj homoj sur ebenaĵo, malantaŭe multaj altaj stangoj. Subskribo: Imperiestra restadejo en la «sendependa» Abisenio
[BILDO p.1 | 47,50,85,67] Foto: homamaso en blankaj vestoj sur placo antaŭ masonaĵaj konstruaĵoj. Subskribo: Preĝejo en Harrar («libera» Abisenio)
La hungara Afriko-esploristo Geza Demeter antaŭ nelonge revenis de vojaĝo tra Afriko kaj publikigis tre interesan raporton.
Bitaŭdari Apta Giorgi, influa politikisto en Abisenio, kiu nuntempe estas militministro, antaŭ kelka tempo esprimis sian opinion pri la forigo de la sklaveco en Abisenio.
Al ĉiuj skribaĵoj, kiujn la grandŝtatoj sendis pri ĉi afero al Abisenio, Apta Givorgi respondis, ke subita forigo de la sklaveco povus konduki la landon al revolucio kaj tiam la terkulturo perdus siajn plej bonajn manojn, ĉar 1 miliono da sklavoj estas okupataj sur la kampoj.
En Abisenio nun ekzistas 2 sociklasoj: indiĝenoj, posedantaj teron, okupitaj ĉe ŝtatoficejoj kaj servantaj kiel oficiroj en la armeo, kaj sklavoj, abisenlingve nomataj «gabar».
Ĉi sklavoj devas pagadi impostojn al la terposedantoj, al la guberniestroj kaj fine ankaŭ al la imperiestrino mem.
Estadas 2 specoj da sklavoj: militkaptitoj kaj tiaj, kiaj ekestis sklavoj pro ŝuldopaga nekapableco.
Fine ankaŭ ekzistas infanoj-sklavoj, kiuj tute simple estis venditaj de siaj gepatroj.
Sed la lastan specon de sklaveco la registaro malpermesas.
La registaro mem tre kulpas pri la sklaveco, ĉar ĝi eldonis leĝon, kiu permesas preni en sklavecon pro nepagitaj ŝuldoj, kaj eĉ enkatenigi sklavojn permesas la registaro al la kreditoroj.
Dum nia vojaĝo de Dima al Kapa — rakontas la hungara vojaĝisto — ni renkontis kelkajn sklavkaravanojn. Unu tia renkonto engravuriĝis mian memoron.
En profunda kotaĵo, ĉe forta pluvego ni alvenis praan arbaron. Tie ni ekvidis kortuŝan aperaĵon: meze de bone armita abisenia soldataro ni rimarkis ĉirkaŭ 30 virinojn. Ĉiu el ili sur la dorso portis suĉinfanon, kaj kelkaj ankaŭ kondukis per la manoj infanojn de 8 ĝis 10 jaroj. Malantaŭ ili iris iliaj edzoj, la manoj kaj piedoj ligitaj per pezaj katenoj, ĉirkaŭitaj de abisenaj rajdantoj, kiuj batadis la malfeliĉajn sklavojn per siaj longaj skurĝoj, se ili laciĝis kaj por momento volis ripozi. Profesoro Grühl, germana esploristo, kiu nin akompanis, kriis, ke li pri tio sciigos al la angla ambasadoro, al la Konsilantaro de la Ligo de Nacioj kaj aliaj. Sed iu el niaj akompanantoj rimarkigis, ke la profesoro ankoraŭ havos la okazon ekkoleri, kiam li renkontos sklavojn mortbatitajn.
Kaj efektive posttagmeze ni trovis sur la vojo kadavron de sklavo, kiu jam estis duone dismanĝegita de sovaĝaj bestoj . . .
Post kelkaj tagoj ni ankaŭ eksciis, ke en la abisenia urbo Derja okazadas regulaj sklavofoiroj.
La prezo por viro en la foiro estas ĝis 30 taleroj kaj por virino 15. Infanoj 10 ĝis 15-jaraj estas vendataj por 5 ĝis 10 taleroj. La plej malĝojinda fakto ĉe tio estas, ke la sklavoj kontentas pri sia stato, kaj se iu proponus forigi la sklavecon, la sklavoj estus la unuaj, kiuj kon-
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
traŭus tian proponon, ĉar ili sentus sin minacataj perdi sian mizeran panon.
La «gabar», ĉi plej malalta sklavospeco, estas kiel besto. Kiam li malsaniĝas, al lia mastro ne venas en la kapon, lin kuracigi, kaj tiel li pereas kiel hundaĉo. Se li estas sana, li devas fari la plej pezan laboron kiel kamelo kaj ricevas por tio tioman manĝaĵon, kiom necesas por ne malsatmorti.
La mortemo ĉe ĉi sklavospeco estas terura. Sed plej karakterize ĉe ĉio ĉi estas — diras la hungara esploristo — ke la plej grandaj ŝtatviroj kaj politikistoj en Abisenio estas kontraŭ forigo de la sklaveco. Ili opinias, ke (gardu dioj!) tio povus okazigi, ke la abiseno mem estu devigata kulturi la teron . . .
El «Lodzer Togblat» eljudigis Iuelmultiuj.
EL JAPANIO
La stato de nuntempa virina edukado
La nuntempa eduksistemo en japanaj lernejoj komenciĝis en 1868, kiam Edikto pri Elementa Lernejo estis proklamata. Malgraŭ la mallonga historio de nur duona jarcento, nia edukado ĝenerale estas en prospera stadio. Tamen tio ĉi estas nur por viro: kaj por virino ni ankoraŭ havas multe da problemoj. En Elementa Lernejo, geknaboj ricevas tute saman edukadon; sed en ĉiu lernejo pli alta ol elementa lernejo, ekzistas multaj diferencoj.
Tia diferenco estas kaŭzita pro tio, ke «Bona edzino kaj saĝa patrino estas la esenca idealo de virina edukado. Knaboj estas edukataj por fariĝi homoj, membroj de socio, dum knabinoj por fariĝi kapablaj hejmmastrumantinoj. Tial knabinoj devas pasigi multe da tempo por kudrado, kuirado, kaj japanaj (ofte ankaŭ ĥinaj) klasikoj. Ili ne havas multan tempon por studi arton kaj sciencon. Knabinoj ne estas edukitaj kiel kunulinoj de viroj, kiuj povas labori por socio kaj hejmo: ili plejparte estas edukataj kiel servistinoj, kiuj penas plaĉi al viroj per sia tuta forto.
Tiu malvigla melankolia ideo de konservativa, feŭda edukado estas tute senigita je la moderna viveca ideo pri libereco, emancipo, kaj la ekonomia ŝanĝo de la moderna industria reformo. Virinoj komencis partopreni ekonomian aktivecon kaj helpi al homa civilizacio. Virina edukado nun estas unu el la plej gravaj aferoj en Japanio. Oni klopodadas por reformi knabinan liceon, pliprogresigi altan liberan edukadon, akirigi egalan situacion kiel viroj. La stato similas al tiu en Germanio antaŭ 20 jaroj.
Lernej-sistemo
| Lernejo | Daŭro | Aĝo | |
|---|---|---|---|
| Elementa Lernejo | dum 6 jaroj | 7—13 jaraj geknaboj | |
| Liceo | por knaboj | dum 5 jaroj | 13—18 jaruloj |
| Industria Lernejo | por knaboj | dum 4 jaroj | 13—17 jaruloj |
| Knabina liceo (nomita «alta knabina lernejo») | dum 4—5 jaroj | 13—16, 17 jarulinoj | |
| Praktika knabina lernejo | dum 4 jaroj | 13—17 jarulinoj | |
| Kolegio | por knaboj | dum 3—4 jaroj | 17, 18—21 jaruloj |
| A. Prepara Lernejo por Universitato | |||
| B. Akademio | |||
| Kolegio | por knabinoj | dum 2—5 jaroj | 16, 17—22 jarulinoj |
| A. Kursoj por elfinintinoj de knabina liceo | dum 2—3 jaroj | ||
| B. Akademio | dum 3—5 jaroj | ||
| Universitato | por viroj | dum 3—4 jaroj | 20, 21—24 jaruloj |
Edukado en elementa lernejo
| En 1925, la tuta loĝantaro | 80 000 000 |
| Nombroj de lernejoj | 25 567 |
| Nombro de infanoj | 9 008 039 (? Red.) |
| Nombro de knabinoj | 437 456 (? Red.) |
| Procento de lernantoj | 99,17 |
En 1924, urboj, urbetoj kaj vilaĝoj (elspezis) 49,8 % el sia tuta spezo por elementa-lerneja edukado, kaj la celo de deviga edukado estas sufiĉe bone atingita. Plue, ekzistas opinio plilongigi ĝin ĝis 8 jaroj nunan 6 jaran devigan edukadon. En tiu ĉi deviga edukado, la ĉefa celo estas fari naciulojn el ĉiuj lernantoj. Por knabinoj la lernadprogramo diferencas, kiam ili fariĝas 10 jaraj, nome en la 4-a jara klaso ili komencas lerni kudri; jen lecionhoroj por kudrado:
| Grado de kursoj | Aĝo de knabino | Daŭro de kudrado en ĉiu semajno |
|---|---|---|
| La 4a jara klaso | 10 jarulinoj | 2 horoj |
| La 5a jara klaso | 11 jaraj | 2 horoj |
| La 6a jara klaso | 12 jaraj | 2 horoj |
Dum tri jaroj ili pasigas 240 horojn por kudrlecionoj.
Eljapanigis M. S. (SAT-anino).
(Daŭrigota)
EL SIBIRIO
Inter Novosibirsk (ĉefurbo de Sibirio ĉe rivero Obj¹) kaj Taŝkent (ĉefurbo de Meza Azio) estas projektata nova fervojo, kiu devas havi tre grandan ekonomian signifon ĉar ligos riĉegajn grandegajn regionojn. La regionoj bezonas interŝanĝon de krudaĵoj por disvolvi sian industrion—Sibirio bezonas kotonon kaj fruktojn el Turkestano kaj la lasta bezonas lignon, feron, tritikon el Sibirio. La vojo iros de urbo Semipalatinsk (ĉe r. Irtyŝ) preter lago Balkaŝ al Taŝkent. Kiel sekvo prezoj de ligno en Turkestano malaltiĝos je 30—40 % kaj prezoj de tritiko je 12—15 % kaj tial kulturo de kotono vastiĝos anstataŭ kulturo de tritiko, kiu nun malutile okupas laborforton kaj plugareon.
Klimato de Sibirio ne estas tiom malvarma kiel pensas multaj. En ekstrem-orienta ĉemara parto de Sibirio estas kulturata rizo kaj depost la jaro 1925 — morusarbo, kies unu hektaro dum unu jaro donas ĉirkaŭ 1000 rublojn da profito (1 am. dolaro = 1,94 rublo).
Por la jaro 1927 oni statistikas tie ĉi ĉirkaŭe 1200 hektarojn da silkplantejoj kaj ĉirkaŭ 8000 kilogramojn da produktita silko. Oni konstruas silkfadenan fabrikon. La silkovaro estas liverata de Japanio. La orienta Sibirio (inter lago Bajkal kaj Pacoceano) egalas okonon da tuta areo de USSR, sed havas nur 1 700 000 loĝantojn. Dum proksimaj 10 jaroj oni planas sendi ĉi-tien ĉirkaŭe unu milionon da novaj koloniistoj precipe el Ukrainio troloĝata.
Ĉe Vladivostok en golfo de Petro la Granda oni kaptas trepangojn (vermosimila marbesto, speco de Holoturioj), kiujn manĝas japanoj kaj ĉinoj. Trepangoj estas propraj al sudaj Filipinaj kaj Molukaj insuloj, el kie ili estas eksportataj en granda kvanto kiel nutraĵo por Japanio kaj Ĉinio. En Vladivostok nun estas preparataj ĉirkaŭe 50 000 kilogramoj da sekigitaj trepangoj por eksporti Ĉinion kaj Japanion per regna komercoficejo (privataj entreprenoj en Sovetio ne rajtas komerci kun eksterlando).
Duoninsulo Kamĉatko preskaŭ senhoma (nun ĝi havas nur proksimume 15 000 loĝantojn) estas unu el la plej riĉaj fiŝejoj de USSR. Ĝi havas precipe salmajn specojn de fiŝoj facile konserveblajn. La specoj havas tre delikatan kaj bongustan viandon. Dum la jaro 1925 rusaj kaj japanaj fiŝkaptistoj kune liveris ĉirkaŭe 40 000 000 da fiŝoj, sume por 32 000 000 da rubloj. — Riĉega kaj vastega estas Sibirio kaj nur Socialismo sukcesos ĝin dece ekspluati por bono reciproka de tuta homaro, ne sole de sovetianoj! Maksim Krjukov.
¹) Novosibirsk rapide kreskas, ĉiujare je 15 %, duoble pli ol Moskvo. Nun la urbo (fondita nur en la jaro 1893) jam havas 110 000 loĝantojn.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
DEKRETOJ PRI FAMILIA VIVMANIERO EN TURKMENIO
Kun penetro de sovetaj principoj pri egaleco de virinoj en turkmenian vilaĝon, ĉe la turkmenino elkreskis granda aspiro al eksedziniĝo. La plej gravaj kaŭzoj de tio kuŝas en la malfacilaj kondiĉoj de familia vivmaniero, despotismo de viroj, edziniĝo de fraŭlinoj kontraŭ ilia volo. Aliflanke la turkmenino eksedziniĝas pro malriĉeco de sia edzo kaj espero pri pli bonaj perspektivoj de persona vivo — kvankam en rolo de dua, tria, eĉ kvara edzino de ia riĉulo.
Ĉar inter la turkmenoj ekzistas «kalym» (vendo-aĉeto de l’ virino); gepatroj de la turkmenino, celante ricevi ĝin, vendas sian filinon multfoje per instigo al eksedziniĝo kaj novaj edziniĝoj. En kelkaj distriktoj tiaj revendadoj de virinoj ricevis karakteron de profesio.
Plej ofte eksedziniĝo ne finiĝas paceme. Ofendita edzo venĝas al la edzino aŭ al ŝia nova edzo. En la venĝon ankaŭ partoprenas la parencoj. Gento iras kun ponardo kontraŭ alia gento. Iufoje, ne trovante subtenon ĉe lokaj sovetaj organoj, la ofendita flanko organizas bandon, foriras en la sablarojn kaj de tie efektivigas sisteman bataladon kontraŭ la malamikoj.
Ĉi tio iĝas iom komprenebla, se oni atentas post kia streĉo de fortoj kaj energio edziĝas la turkmeno. Por ŝpari monon kaj aĉeti edzinon, malriĉulo devas labori dum 10—20 jaroj kiel dungito de riĉulo. Nature, post la foriro de la edzino, la pagita «kalym» (kameloj, ŝafoj, teo, silkoj ktp.), valoranta ĉirkaŭ 2 000 rubl. perdiĝas por la vilaĝano kaj li ree devas komenci laboregi, ĉar alimaniere li ne povas akiri alian edzinon. Tiele la libera eksedziniĝo plej dolorige trafas la malriĉularon.
Por defendo de la interesoj de la malriĉuloj kaj sub insistaj postuloj de la vilaĝanoj, la Turkmenia Plenumkomitato estis devigata iom limigi la facilecon de eksedziniĝo inter la turkmena loĝantaro kaj eldonis specialan dekreton.
Krom tio estis eldonata dekreto pri multedzeco, «kalym» kaj edzeca aĝo. Multedzeco estas malpermesita kaj persekutata kiel krimo. «Kalym»-on oni rekonis kiel nelaŭleĝan kontrakton, kies plenumo ne estas deviga; paginto de «kalym» povas ĝin repostuli en juĝejo. La fakton de ricevo aŭ pago de «kalym» oni ne pripersekutas, ĉar absolute malpermesi ĝin dume ne estas eble; ĝi tutegale ekzistus kaŝite.
La disvastigita inter turkmenoj moro fianĉigi kaj eĉ edzigi infanojn kaj ne ankoraŭ naskiĝintojn, estas malpermesita. La geedza aĝo estas difinita je 16 jaroj por virinoj kaj 18 jaroj por viroj.
(Laŭ «Turkmena Fajrero» kompilis S. Bojev, Ashabad-Poltorack.)
[REKLAMO p.3] Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 100 pecoj 1.— mk. g. Administracio de SAT.
LETERO EL SOVETIO
Laŭ ekzistanta dekreto en Sovetio ĉiu laboristo kaj oficisto rajtas ĉiujaran dusemajnan libertempon kun pago de salajro. Ekzemple, se iu oficisto aŭ laboristo laboris dum monato 15 tagojn kaj ceterajn 15 tagojn libertempis — do oni pagos al li salajron tutmonatan, kvazaŭ li laborus seninterrompe.
Sed faktoj parolas la malon kaj precipe rilate al geoficistaro; kiu ne okupas sin per malfacila laboro (kontoristoj, librotenantoj, teknikistoj, inĝenieroj kaj aliaj) tiun favoron ne ĝuas kaj iliajn dusemajnajn libertempojn oni ne pripagas.
Tion bone pruvas jenaj ciferoj:
| Monatoj | Nombro da tagoj dum monato | Festotagoj en ĉiu monato | Kiom da tagoj fakte laboras geoficistaro monate | Por kiom da tagoj oni pagas salajron | Kiom da tagoj estas tute ne pagataj |
|---|---|---|---|---|---|
| I | 31 | 7 | 24 | 24 | — |
| II | 28 | 4 | 24 | 24 | — |
| III | 31 | 6 | 25 | 24 | 1 |
| IV | 30 | 4 | 26 | 24 | 2 |
| V | 31 | 7 | 24 | 24 | — |
| VI | 30 | 6 | 24 | 24 | — |
| VII | 31 | 4 | 26 | 24 | 2 |
| VIII | 31 | 5 | 26 | 24 | 2 |
| IX | 30 | 4 | 26 | 24 | 2 |
| X | 31 | 5 | 26 | 24 | 2 |
| XI | 30 | 4 | 26 | 24 | 2 |
| XII | 31 | 5 | 27 | 24 | 3 |
| Resume | 365 | 61 | 304 | 288 | 16 |
El la tabelo oni vidas, ke geoficistaro dum la jaro laboras 304 tagojn, el kiuj oni pripagas laŭ leĝe nur 288 tagojn kaj por ceteraj 16 labortagoj oni nenion pagas, konsiderante ilin kiel 2-semajnan libertempon, kio pruvas, ke faktoj kontraŭas la dekretojn. «Sovetiano».
*
En Sovetio laŭ dekreto, oni devas pagi por eksterlandaj pasportoj laŭ tri kategorioj:
- Kiu ricevas ne pli ol 75-rublan salajron, tiu pagas 50 rublojn; 2. Kiu ricevas 75 ĝis 200 rublojn, tiu pagas 100 rublojn; 3. Kiu ricevas pli ol 200 rublojn, tiu pagas 250 rublojn.
★
Vivkondiĉoj de laboristoj en Finnlando
Mi volas sciigi la SAT-anaron pri la viv-kondiĉoj de segej-laboristoj en Finnlando, kondiĉoj kiuj estas plej ĝeneralaj, ĉar la segej-laboristoj konsistigas preskaŭ la tuton el la industria Laboristaro ĉi-tie.
Laboro estas preskaŭ ĉiam pagita popece; do, kiu laboras pli multe, ricevas pli multe da salajro. Tre simple, sed fakto estas tia, ke laboro ĉiam estas ĉe la plej pena punkto kaj salajro je la plej malalta. Laboro en segejoj estas aranĝita, oni povus diri, «Taylor-e», ĉar ĉiu laboristo bezonas fari nur unuforman movon per mano aŭ piedo.
Kiel mezan salajron pohoran oni povas konsideri 5 mk-ojn por viro kaj 3 por virino laŭ popeca laboro. Laŭ pohora laboro ĝi estas nur 3,75 ĝis 7,25 por viro kaj 2 ĝis 2,50 por virinoj. Ĉi sube mi notas kelkajn erojn da tempo dum kiuj viro bezonas labori por 5-mk-a horsalajro, por akiri la sekvantajn vivbezonaĵojn:
| ĉirkaŭe horoj | min. | |
|---|---|---|
| 1 kg da sekala faruno | — | 36 |
| 1 „ da tritika faruno | 1 | 20 |
| 1 „ da malmola pano | 1 | — |
| 1 „ da margarino | 4 | — |
| 1 „ da butero | 5 | 30 |
| 1 „ da kafo, plej bona kvalito | 8 | — |
| 1 „ da lardo | 4 | — |
| 1 „ da porkviando | 3 | 25 |
| 1 „ da bovoviando | 1 | 35 |
| 5 litr. terpomoj | — | 35 |
| 1 „ lakto | — | 30 |
| 1 jara abono al «S-ulo» | 12 | — |
| 1 jara abono al «S. R.» | 5 | — |
Por 1-monata luo de ĉambro, oni devas labori ĉirkaŭ 20 horojn. Tamen ofte segej-laboristoj ricevas loĝejon, hejtlignon kaj lumon senpage aŭ almenaŭ je malalta prezo. Sed okaze, ke ne estas sufiĉe da loĝejoj por ĉiuj laboristoj pere de la firmo, preskaŭ neniam tio estas rekompencita.
Ekzistas en la lando asekuro pro akcidentoj kaj profesiaj malsanoj, tiel en industrio kiel por kamparlaboristoj, sed la leĝo ankoraŭ ne plene respondas sian devon, kvankam ĝi entenas bonan bazon por konstruo de vera labor-asekuro.
Por krom-laborhoroj estas pagite: por la du unuaj 50 %, por sekvantaj 100 %; dimanĉe por ĉiuj 100 %. Domaĝe laboristoj multfoje mem rompas la 8-horan tagon kaj laboras pliajn horojn sen ia rekompenco. Vojaĝemulo.
★
NOTOJ EL BRITIO
Dum la lasta jaro, la elcento da naskiĝoj estis la plej malalta depost 1918; samtempe, la elcento da mortoj estis la plej malalta, kiun oni iam konis. Sendube, la malalta naskiĝelcento estis ĉefe kaŭzata de la ekonomia mizero, kiu ankoraŭ regas tie ĉi. Tamen, samtempe, ĝi montras, kiom la naskiĝevitigo disvastiĝis inter la popolo. Estas fakto, ke nur la plej malkleraj personoj kaj la mense malfortaj naskadas idojn senpripense; la inteligentaj laboristoj naskas infanojn, nur kiam ili konsideras, ke la ido havas la ŝancon eviti malsanon, malsaton kaj malscion. Nature, la plej multaj esceptoj al ĉi regulo troviĝas inter la katolikoj.
*
Laŭ lastatempaj artikoloj en diversaj gazetoj regas granda maltrankvileco inter la religiuloj pro «mondskala konspiro forviŝi la religion el la mondo». Unu semajna gazeto enhavas artikolon en kiu la verkinto plendas, ke la ĉinoj ne amas la kristanajn misiistojn; ke la komunistoj en Rusio volas disvastigi la «venenajn instruojn de ateismo»; ke Meksikio rapidege aliras moralan kaoson pro la batalo kontraŭ la pastroj, dum Portugalio estas ŝajne senespere perdita. Hodiaŭ, dimanĉa ĵurnalo enhavas similan artikolon. En ĝi oni precipe kulpigas la komunistojn, kiuj en Britio instruas al la infanoj tian «malpuregan blasfemon», kia estas la aserto, ke «Dio estas tiu potenco kiun la homo, pro malscio, nomis super-
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
natura». Tamen, sendube por konsoli la fidelulojn, iu pastro certigas en la ĵurnalo, ke «estas nenio timenda; neniam oni sukcesos detrui la kristanismon». Do, nun ni scias. En ambaŭ artikoloj oni ripetadas la mizeran mensogon, ke sen religio estus nenia moraleco. Tio trompos neniun, kiu havas eĉ la plej malmultan scion pri la hontinda malvirto kaj morala malpureco de la epokoj de sendemanda fido.
— 6259.
★
PASTROJ DECIDIS ELLERNI LA VERKOJN DE MARX
[BILDO p.4 | 13,24,28,82] Karikaturo: muron horloĝo kun longa pendolo; pastroj kaj popoj grimpas kaj pendas sur la ĉeno, ĝis granda pezilo malsupre, por haltigi ĝin. Subskribo: Vana penado haltigi la tempkuron.
Preskaŭ samtempe en urbo Tula, okazis du konferencoj: gubernia konferenco de ĉeloj de «Sendiuloj» kaj gubernia konferenco de la pastraro. Ambaŭ kunvenegoj resumis siajn fortojn kaj tiujn de la kontraŭularo. La «Societo de Sendiuloj» havas en urbo Tula kaj en la gubernio 40 ĉelojn, kiuj kunigas 800 membrojn, el ili 26 % virinojn. La eklezian tendaron gvidas 2 metropolito, 2 episkopoj, 3 rabenoj, 2 katolikaj pastroj, 786 «ortodoksaj» popoj kaj 151 diakonoj. Krom tio, la diservutuloj havas je sia dispono 763 eklezidomojn. Malgraŭ tia «interrilato de fortoj», laŭ konfeso de la popa konferenco, la kontraŭreligia movado en Tula kaj gubernio kreskegas. Konsiderante tion, la konferenco decidis akcepti kelkajn urĝajn «kontraŭrimedojn» — ekzemple, «plifirmigi» la disciplinecon de l’ pastroj kaj devigi ĉiujn el ili studadi la verkojn de Karl Marx, ĉar multiuj devas partoprenadi disputojn kaj, pro nesufiĉa antaŭpreparado, malsukcesas. En kelkaj katedroj de Tula, la popoj legas kontraŭreligiajn rubrikojn de l’ tula ĵurnalo «komunisto» kaj siasence ilin «klarigas».
Laŭ «Pravda» tradukis 5305
La miràklo en Konnersreuth
En Konnersreuth (Germanio), malgranda vilaĝo en bavaria regiono «Oberpfalz» kaj trans tiu vilaĝo oni multe rakontas pri la dieca miraklo de Konnersreuth. Tie loĝas knabino travivante ĉiuvendrede la suferadon de Jesuo sub la kruco; sur la manoj kaj piedoj ŝi havas cikatrojn kaj el ŝiaj okuloj kaj el korvundo freŝa la sango gutetas. —
Teresia Heŭmann nomiĝas ĉi tiu «Agnus Dei» (dia ŝafido). Supre sur la ŝtuparo staras la loka pastro kaj per flustra voĉo li reguligas la alfluon de la vizitantoj. Ĉar la alfluo estas tre granda, plue nur estas enlasataj pastroj kaj kuracistoj. En vilaĝane aranĝita ĉambro sur simpla lito kuŝas la 28-jara Teresia. Tri altrangaj pastraj moŝtoj sidas apud la lito de la knabino; multaj virinoj ploras kaj preĝas. La manoj de la knabino estas bandaĝitaj per delikata muslina ŝtofo. Unuavide estas konstateble, ke la knabino troviĝas en stato de dolorega ekstazo. En tia stato ŝi impresas kiel homo lukteganta kontraŭ la morto en terura agonio. El ambaŭ okuloj videbliĝas strietoj da sekiĝinta sango ĝis la kolo. En la kor-regiono la ĉemizo montras sangan makulon, kiu ŝajnas akvoziĝinta. La manoj kaj piedoj bone flegitaj montras sur siaj dorsoj po unu ducentimetran makulon, kovrita per malfreŝiĝinta sanga krusto. La man-internoj kaj la plandoj estas senŝanĝaj. Per la patrino jeno estas sciiĝebla:
La patro estas tajloro, posedas bieneton kaj havaĵon kaj vivas simple. La gepatroj havis dek infanojn. Teresia estas unu el la mezaĝaj. Nune ŝi estas 28-jara, neniam ŝi forlasis la vilaĝon, neniam ŝi vidis fervojon. En la lernejo ŝi sukcese lernis. Post ŝia konfirmiĝo, ŝi dungiĝis kiel servistino kaj okaze de incendio pro subita ekteruriĝo ŝi blindiĝis kaj lamiĝis je ambaŭ kruroj. Kvar jaroj pasis tiamaniere kaj post dumnokta sonĝo ŝi denove kapablis vidi kaj iri. Nune, depost la karnavala tempo de 1926-a jaro, ĉiuvendrede la cikatraj okazaĵoj ripetiĝas. Dum la semajno de la sankta vendredo unuafoje la manoj kaj piedoj eksangis. Depost «ĉieliro krista» la sangado ĉesis. Permesita estas al neniu vizitanto, esplori aŭ iel demandi la knabinon. La «spiritus rektor» (instiganto) de la tuta afero estas la sinjoro — pastro. Nenio okazas sen li, ĉio okazas per li. La gepatroj ne akceptas monon aŭ aliajn donacojn. Ĉiutage Teresia ricevas abundon da leteroj, se enestas mono, ŝi liveras ĝin al la eklezio — verŝajne laŭ la bona konsilo de sia mentoro (gvidanto). Universitata profesoro doktoro Nägele el Praha skribis en gazeto, ke li ankaŭ estas vizitinta Teresia Heŭman’on. Ke ŝi estas pia kaj senmakula, ke ĉiuvendrede ŝi enprofundiĝas tiom forte en la suferula dolora vojo de Jesuo, ke ŝi spirite kaj korpe travivas ĝin. La cikatrigo de Teresia Heŭmann ne estas trompo sed nediskutebla fakto.
De teologoj sendube oni ne povas atendi alian opinion¹). Sed se la gepatroj de ĉi tiu treege histeria Teresia estus vokinta kuraciston anstataŭ pastraĉon, hodiaŭ la malsanulino eble jam estus resaniĝinta; kontraŭe al tio la hierarkio igas kadukiĝi junan vivon nur pro sia reklamo.
El «Freidenker» (liberpensulo), n-o 1, 1927, de P. Falte. Elgermanigis: Milok Centdek.
¹) Ateisto same povus atesti pri la realeco de la fakto. La demando estas: ĉu la cikatrojn kaŭzas dia partopreno aŭ simple memsugesto? — Red.
★
Kiel la laborularo en Jugoslavio eniras la jaron 1927
Militist-faŝista diktatoreco
Antaŭ la fino de la pasinta jaro, iu burĝa humorista ĵurnalo alportis ĉi bildon: kadukulo lulas malsanan infaneton, sur kiu estas skribita la jena vorto: «Registaro». Malantaŭe estas dika bovino. La infaneto estas prezentata al militisto per jenaj vortoj: «Jen al ci ĉi infaneton; refortigu ĝin per bastono, ĉar mi ne sukcesis per lakto kaj flego!»
Tute kontraŭleĝe iu generalo fariĝis ministro por transporto, kio signifas — samkiel en la jaro 1920 — atakon kontraŭ la fervojistoj kaj poste kontraŭ la tuta laborista klaso. Alproksimiĝas senkaŝa militist-faŝista diktatoreco, simila al tiuj en Italio, Hispanio kaj Hungario.
La unuan tagon de ĉi jaro, kroata vilaĝano venĝis la fimortigon al sia filo, ponardmortigante estron faŝistan; sed per tiaj individuaj agoj oni ne povas kontraŭstari atakon de unuiĝintaj burĝoj . . .
Socia politiko
Alia burĝa ĵurnalo gratulis pri la nova jaro la Laboristaron per ĉi anonco de l’ ministro por socia politiko: Nekvalifikitaj laboristoj ne serĉu plu laboron en la grandaj urboj, ĉar tie ĝin trovas nur kvalifikitaj. Anstataŭ helpi al senlaboruloj, oni forpelis ilin el la urboj, ĉar alvenas malsata vintro por pli ol 100000 kaj ili povus iom malagrablan okazigi. Samtempe per ĉi rimedo, la burĝaro malebligas la organizigon de la senlaboruloj, kiuj vagante tra per neĝo kovritaj vilaĝoj, estos finfine enkarcerigitaj kaj senditaj al perfortaj ŝtatlaborejoj. Tiamaniere la ŝtato ŝparas monon por konstrui karcerojn, vojojn ktp.
La ekonomia stato
Prezoj de vivbezonaĵoj altiĝas, ekz. 1 kg. da terpomoj dum la lastaj monatoj plikariĝis de 1 ĝis 2 dinaroj; verdaĵo de 1—2 ĝis 4—5; lakto de 2 ĝis 4; graso de 21 ĝis 25. Same plikariĝas karbo kaj ligno pro la britia striko, ĉar Italio aĉetas pli grandajn kvantojn. De faruno (1 kg. kostas nun 5.50 din.) oni intencas altigi la prezon per centra trusto.
Aliflanke salajroj plimalaltiĝas kaj laborkondiĉoj plimalboniĝas. Antaŭ la malsukcesa striko de la karbtransportistoj, ili laboris de la 4-a horo matene
— pàgina 5 —
ĝis la 9-a vespere por 29 din. kaj masonistoj estas devigitaj akcepti domkonstrulaboron laŭ diktita al ili intertrakto, kiu taksas por 1 m³ da konstruita muro 37 din. (inkluzive malbonan specon de l’ materialo kaj transportadon ĝian). Memkompreneble, ke la burĝaro pere de siaj fidelaj agentoj ĉiarimede malebligas unuiĝon de sindikatanoj — la plej urĝa bezono de la Laboristaro.
Prepariĝas milito
La grandserbia diplomataro, kies idolo, S-ro Ninĉiĉ, estis prezidanto dum la lasta konferenco de l’ «pacema» Ligo de nacioj, ebligis al Italio transpaŝi sur Balkanion trans la sojlon de la kroata provinco, oferinte al Mussolini la nordan kaj centran partojn de Dalmacio (kaj vendinte al li antaŭe la havenon Fiume), per tio ĉi ruinigante la ekvilibron inter la balkanaj ŝtatoj. La ruza italia diplomatio, eluzinte ĉi naivan cedemon, sufoke ĉirkaŭis Jugoslavion per fera ringo milita kaj politika. La intertrakto de Italio kun Albanio (laŭ kiu ĉi lasta fakte submetiĝis al la unua) vekis la fiaskintan serbian diplomataron, ĉar Italio ekfrapetis militiste rekte ĉe l’ pordoj de «suda Serbio» — pli ĝuste Macedonio. Ninĉiĉ konfesis sian fiaskon — (li per bajonetoj helpis renversiĝi la liberalan reĝimon de Van-Holi en Albanio) kaj forlasis la postenon. La nova ministro por ekstera politiko, anstataŭ sin apogi sur Sovetion, prefere sin apogas al Anglio, kiu estas devigata subteni Italion en Balkanio, por malebligi iun Franc-Germanian blokon.
Jug. SAT-kor. (6497)
★
Eltiraĵoj el alia letero el Francia ekspluatejo
(Vidu «Sennaciulon», n-o 118)
«… Mi ĉiutage rehejmiĝas tiel lacega, ke mi ne emas preni la plumon, kiu ŝajnas al mi tiel peza kiel la hakilo, kiun mi la tutan tagon svingas… Alvenas la vespermanĝhoro kaj kiam mi foriĝas de la tablo, preskaŭ mi ne povas rektigi la dorson… Ne estas rimarkinda mia intereso al SAT, ĉar laŭlogike, kiu devas interesiĝi pri tia Asocio se ne la malfeliĉaj kaj suferintaj proletoj?… Ĉi tie, kie la kapitalista ekspluatado atingis sian plej altan gradon de krueleco, oni bone komprenas la necesecon de organizo kiel SAT…
… La plejmulto el la laboristoj ĉi tie estas eksterlandanoj, nome: rusoj, poloj, germanoj, ĉekoslovakoj, balkananoj, alĝerianoj, italoj, aŭstroj, holandanoj, hispanoj, k. a. Imagu, do, kia babelturo staras. Eĉ unu esperantiston mi ne renkontis. La malmultaj francoj estas fieraj kaj naciemaj. Ili ne toleras, ke ĉe ilia flanko oni parolu alian lingvon ol la francan. Eĉ okazas al brito, kiu ne tre bone scipovas francan lingvon, ke li estas humiligata de la francoj. Ofte okazas malpacoj inter francoj kaj alilanduloj pro vantaj kialoj.
Dum la kristnaskotagoj mi vidis multajn polojn kaj aliujn, kiuj ebriaj eniris en dancejon por ĝeni la gedancantaron… Kelkfoje mi vidis ilin la sekvantan matenon sur la herbo apud la vojo, pro la alkoholo kiu plenigis ilian stomakon.
La unuajn tagojn ĉe la laborejo, la francoj demandis min pri mia nacieco. Ĉar mi konfesis nenian naciecon, estiĝis vera naciema kontraŭnaciema interparolado. Ili ne komprenis kion signifas la vorto sennaciulo, ĉar por ili ĉiuj devas havi naciecon. Ili demandis kian lingvon mi parolas. Sed vane; ili ne scias kaj eĉ ne aŭdis paroli pri esperanto: «En kiu lando oni parolas tiun lingvon?» ili demandis. Kompreneble Esperantio-n ili ne vidis sur ia geografia karto, des malpli Satanio-n! Fiaskinte ili de tiam rigardas min kiel strangulon…
Klasorganizoj ĉi-tie malestas. Nur ekzistas primalsana societo «La Solidarité» (La Solidareco), kiu estas regata de la fabrikestraro.
Ekzistas diversaj loĝejaroj: unu por fraŭloj, alia por edziĝuloj, alia por italoj, hispanoj, germanoj kaj poloj. Ekzistas alia nur por rusoj, kiuj estas proksimume 300. Por ili proksime oni nun konstruas rusan preĝejeton! Okaze mi parolis kun kelkaj rusoj kaj neniu el ili parolas bone pri la nuna Rusio… tial ke ili militis en la kontraŭrevoluciaj vicoj.
… Malbonajn ecojn havas la ĉiaspecaj uloj ĉi-tieaj. Ĉe la manĝejo oni ne povas resti longtempe, ĉar la manĝantoj ĝenas la najbaron laŭpove; oni baraktas, kriegas, kraĉadas, maldecaj vortoj ŝprucas el buŝoj… kaj eĉ foje teleron da supo oni disverŝas sur iun. Ŝajnas infera aŭ besta manĝado. Ĉe la loĝejoj okazas preskaŭ la samo. Unu… fermas la pordon bruege, alia disrompas la lignoŝtipojn, ĝenante la dormadon de la aliaj. Se iu senatentas momenton siajn propraĵojn, ĉiam estas iu alia preta ŝteli. Bagatelaĵojn oni ĉiutage ŝtelas, ĉar la ĉambroj estas komunaj. Iu kunulo mia perdis sian tutan monon en kartludado kaj anstataŭ redoni al mi kelkajn frankojn, kiujn li ŝuldis al mi, min ŝtelis mian tutan salajron dumnokte, kiam mi dormis. Mi diris al li: «redonu la monon kaj mi pardonos kaj ne denuncos vin al ĝendarmoj»; sed li ne volis. Poste la ĝendarmoj trovis la monon kaŝitan en unu el liaj ŝtrumpetoj kaj kunportis la friponon al karcero. Li ja estis enkarceriginda, ĉu ne? Nun mi loĝas kun sviso kiu instruas min pri franca kaj germana lingvoj. Tiu ĉi estas bonulo fidinda.
(6190)
Al ĉiuj Soveti-anoj!
Monon por la Adm. de SAT, ne sendu al Leipzig, sed al nia bankkonto ĉe C. K. de SEU en Moskvo. Niaj bankoj ne akceptas sovetian monon. — Adm.
La sekretario de profunuiĝo kiel denuncisto
«La plejega fripono de l’ mondo estas la denuncisto.» (Heine)
En Hungario ni ja spertis la agadon de denuncistoj el la plej danĝera speco — tiuj, kiuj sin suprenpuŝis en sindikat- kaj politikorganizoj, vivantaj senzorge el la ŝvitlaboro de l’ klasbatalantaj laboristoj, kaj poste abomeninde elliveris ilin al la ekzekutistoj de l’ kontraŭrevolucio.
Elstaras en ĉi-rolo Gabrielo Horovitz, dum 6 jaroj sekretario de la lignaĵistsindikato kaj unu el la gvidantaro de l’ hungaria soc.dem.partio.
Per helpo de lia atestado, niaj K-doj estis kondamnataj kaj batigataj ĝissange. Malgraŭ tio, ke la registaro klopodis kaŝi sian fidelan servanton, la kanajlo estas senmaskigita, kune kun siaj amikoj, antaŭ la proceso kontraŭ Rákosi kaj Vági.
Inter liaj denuncoj estas, ke lia atentigo al la juĝistaro pri tio, ke la partio de Vági (maldekstra socialista partio), havas monon kvankam la plej granda parto el la anaro estas senlabora kaj senmona; pri la manko de pasportoj ĉe K-doj kiuj vojaĝis al Wien kaj pri tio ke la partio havis rilatojn kun eksterlandanoj! Ĉi-lastan informon li ricevis pere de letero adresita al Vági, kiun li «hazarde» malfermis kaj konkludis, kvankam la letero estis tiel redaktita, ke nur la adresito povus kompreni ĝin, ke Vági havas sufiĉe fortan kaj intiman rilaton kun eksterlando!
Pro la agado de ĉi-fiulo, ne nur multaj K-doj niaj estas en malliberejo, sed centoj da klasbatalantoj estas observataj de la policistaro, kelkfoje laŭ tia maniero, ke ili estas fakte malliberaj en siaj propraj vilaĝoj kaj urboj.
Ribelulo.
★
Fabrik-laboristoj en Innviertel
Innviertel (Inn-distrikto), la okcidenta parto de Supra Aŭstrio, estas terkultura regiono. Tamen troviĝas tie ankaŭ kelkaj brik-, lin-, bier-, led- kaj sukeraĵfabrikoj. Ne ĉie oni traktas same la laboristojn. Mi volas en mallonga skizo, montri la laborkondiĉojn nur en la ĉirkaŭaĵo de Ried, urbeto kun 7000 loĝantoj, politika kaj komerca centro de Innviertel.
La fabrikposedantoj estas ĝenerale «ariaj» (t. e. indo-eŭropaj — pur-rasaj), germannaciuloj, kiuj en sia naciisma frenezeco, kaŭzita de ĉampan-trinkado, rigardas laboristojn kvazaŭ senrajtajn netaŭgulojn.
La fabrikoj funkcias regule nur kelkajn tagojn en semajno (eĉ tre ofte nur sabate posttagmeze!). La salajro de la gelaboristoj estas kalkulata laŭhore, po 45 groŝoj; do, semajne oni gajnas ne pli ol 5 ĝis 6 ŝilingojn. Ĉefoj kaj ceteraj kancelarimoŝtoj (librotenistoj k. c.) ricevas ne malpli ol 66 ĝis 70 ŝilingojn semajne, ĉar ili estas burĝoj kaj rajtas je tio, eĉ nenion farinte, — sed junulino, kies patrino troviĝis en malriĉulejo, malsaniĝis kaj sekve estis maldungata. Plue, oni traserĉas la gelaboristojn, por ke ili ŝtelu nenion, sed la moŝtuloj forportas kion ili volas sen ia danĝero pri alserĉado.
— pàgina 6 —
Pri higieno kaj pureco estas nenia zorgo en la fabrikoj de la Inn-distrikto. Ekz. en akvujo lavas la fabrik-personaro siajn malpurajn piedojn aŭ eĉ pantalonojn kaj en la sama akvo poste estas lavataj la sukeraĵujoj; kaj post tiu manipulo oni plenigas la ujojn kaj ilin ekspedas al la nesuspektantaj aĉetantoj.
Dum la libertempo (t. e. post la 8-a aŭ 10-a horo da laboro) devas porti la gelaboristoj, ankaŭ la gekontoristoj, pezajn sakojn kaj aliajn pakaĵojn en la trikilometre malproksiman urbon.
Andorfer (8197)
★
Potemkin en Nederlando
Ankaŭ en Nederlando oni montris la faman filmon «Potemkin». Sed ne ĉie! Kelkloke la urbestro malpermesis la montradon. Aliloke oni devis ion eltondi el ĝi.
En Amersfoort, garnizonurbo, kie estas multaj soldatoj oni ankaŭ malpermesis ĝin. Pro tio fondiĝis unuiĝo por montri la filmon en nepublika kunveno. Ĉi tiu unuiĝo akiris tiom da membroj, ke la montrado de la filmo devis okazi dum 7 sinsekvaj vesperoj. En Vlissingen, kie oni volis fari la samon, la polico tuj konfiskis la filmon.
Ankaŭ en la t. n. «malluma Sudo» (t. e. la katolikaj sudaj provincoj) oni montris la filmon, sed sufiĉe kripligitan. Jen kiel ĝi estis montrita en Maastricht, la ĉefurbo de la provinco Limburg.
Ĉe la komenco aperas la sciigo, ke la montrotaj situacioj en Rusio estis eblaj, sed ke oni en Nederlando, dank’ al la saĝa kaj bonega regado, evitis ilin.
Ĉe la epizodo, en kiu la kozakoj mortpafas la loĝantojn de Odessa, aperas la sciigo. «Jen la teruraĵoj de la revolucio. La senkulpuloj falas, la kulpuloj restas ekster danĝero.»
En la originala formo la filmo finiĝas tiel, ke la ŝipanaro de la elsenditaj ŝipoj rifuzas pafi al Potemkin. En Maastricht oni tute forlasis tion. Anstataŭe aperas la sciigo, ke la cara registaro estis doninta la saĝan ordonon ne pafi. Kaj per tio la filmo finiĝas kaj la muziko ludas la «Wilhelmus» (malnovan nacian kanton)!
La «Ligo kontraŭ la revolucio» jam petskribis al la ministro ke li malpermesu la montradon de tiel malbonaj filmoj kiel Potemkin.
(670)
★
Banejoj en Finnlando
En la finnaj vilaĝoj troviĝas tiom da banejoj, kiom estas da domoj aŭ dometoj. Se iu koloniisto iras arbaron por konstrui al si dometon, li unue konstruas banejon kaj en ĝi loĝas, ĝis lia loĝĉambro estas preta.
La plej primitiva banejo estas malgranda ĉambro, kelkfoje kun ia antaŭĉambro por el- kaj envestiĝo. La banejoj tre varias laŭ grandeco, sed plej ofte ili estas tiom malgrandaj, ke nur du aŭ tri personoj samtempe povas sin bani. La internaĵo konsistas el tabularo ĉe muro ĉirkaŭ unumetro alta, ŝtona fajrujo konstruita kiel kuboforma amaso el tuberaj ŝtonoj sur kiu estas bol-poto por varmigo de akvo; ankaŭ ekzistas ligna sitelego por malvarma akvo kaj unu aŭ du lignaj benkoj. La konstruo havas nenian fumtubon krom trueto en la muro aŭ plafono; pro tio la banejo estas interne tre nigra pro fulgo — eĉ la unu sola malgranda fenestro estas preskaŭ netravidebla.
Ĉar oni hejtigas la fajrujon kelkajn horojn, la ŝtonoj estas varmegaj kaj la akvo en la bol-poto bolas eĉ kiam la lastaj ligneroj estas finbrulitaj kaj kiam la karbaĵo ne plu multe ardas, tiam estas la banejo preta por banantoj.
Nun eniras la banantoj, ambaŭ seksoj kune; ĉiu havas ĉemane banvergaĵon faritan el foliaj branĉoj de betulo. Komencas la banado per la suriro la tabularon de ĉiuj, unu ĵetante akvon sur la ŝtonojn de l’ fajrujo, kiam la akvo subite transformiĝas en vaporon kaj leviĝas supren ĉirkaŭante la banantojn. Ili nun sin ĉirkaŭ vipas per la vergaĵo, kiu kaŭzas plian varmegon al la haŭto, kiu treege ŝvitas. Ju pli da akvo estas ĵetata sur la ŝtonaron, des pli intensa iĝas la varmo kaj malforthaŭtuloj devas malsupreniri aŭ eĉ kuri eksteren.
Post la vaporigo la banantoj malsupreniras kaj, sidante sur benko, sin lavas per sapo kaj varma akvo. Kelkaj lasas sin sekiĝi, aliaj sin sekigas per tolaĵo.
Tiu ĉi procedo okazas ĉiusemajne kaj dum somero pli ofte; ĉiu finno konsideras la banadon kiel unu el la plej urĝaj bezonoj por la korpo.
Vojaĝemulo.
★
Malutilo de esperanta stelo!..
Nuntempe dum la klerikala reĝimo en Ĉeĥoslovakio estas ĉio okazebla; oni do ne miru, ke povis esti la sekvanta okazintaĵo.
Sendis unu germana instruisto petskribon, postulanta vakantan postenon de lernej-inspektoro ie en germana teritorio. La peto trairis ĉiujn koncernajn instancojn kaj finfine ĝi estis donata por decido al germanaj ministroj, kiuj estas iaj konfidatoj de l’ germana enloĝantaro (nature la burĝa parto, ĉar la Laboristaro ne influas). Al la petskribo kaj dokumentoj almetis la instruisto foton el pli fruaj tagoj kiam li estis ankoraŭ funkciulo de esperantista societo, kaj insigno kvinpinta stelo, okulfrape brilis sur lia surtuto. Ĉi insigno fariĝis al la kandidato fatala.
La petskribon, dokumentojn kaj foton ricevis iu pia ministro, kies okuloj plaĉe rigardis la belan fizionomion de la sendinto ĝis li rimarkis la stelon. Kun ŝanĝinta mieno li elvokis: «Ha, granda malbono estus sur la tero kaj en la ĉielo dum la hodiaŭa klerikala reĝimo, se akirus la postenon de lerneja inspektoro, komunisto! Tiu ĉi homo estas ja komunisto, ĉar li portas sur lia vesto kvinpintan stelon kaj tial li ne povas ricevi la oficon.»
Tiam la petskribo remigris el la kabineto de l’ pia ministro en la kancelarion de iu burokrato kun rifuza decido. Kompreneble, ke la maljuna instruisto ne ricevis la postenon, sed iu junulo kiu versimile estas subtenanto de la klerikala reĝimo ĉeĥoslovakia.
F.
Provizo de SAT-poŝtkartoj
kun la kongres-marko estas elĉerpita.
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉu Marks eraris?
«La antiidealisma sofismo de K. Marks»
(Daŭrigo¹)
Do la ideoj elportas la premon de la ekonomiaj kondiĉoj. Kaj tiu premo estas ordinare tia ke oni povas diri, ke, entute, la kolektiva vivo dependas de ĝi. Ĝi dependas de la ekonomiaj kondiĉoj, sed ĉi ne elfluas el ili kiel el sia fonto. Ĉi-tiu restas, malgraŭ la diro de Engels, «en la kapo de l’ homoj». Kaj ni povas vidi sur ĉiuj kampoj de l’ vivo, ke la relativa sendependeco de la ideoj, rilate al la ekonomiaj kondiĉoj, montras siajn efikojn.
En la politika vivo, unue, ĉu ni ne vidas ofte, dum la marŝado de l’ historio, la senbridan agitadon de la partioj kaj eĉ ŝtatrenversojn, malgraŭ tio, ke la ekonomia reĝimo estas tute solida? Kaj ĉu iam troviĝos konscienca historiisto, kiu provos alligi ĉiun ajn politikan okazintaĵon en la vivo de iu nacio al iu ekonomia kaŭzo, kies fatala sekvo ĝi estus?
Kial? Tial ke la homoj kaj la partioj luktas ne nur pro ekonomiaj motivoj, sed ankaŭ pro sentimentaj kaj intelektaj kaŭzoj en kiuj forestas materia intereso. Kiam Marks kaj Engels, ekzemple, asertas, en la Komunista Manifesto, ke la «konsciencliberreco», ĉe sia veno sur la politikan scenon de l’ mondo, «esprimis nur la regadon de l’ libera konkurenco sur la kampo de l’ socio», ili forgesas, ke, kiaj ajn estas, sociologie, la rilatoj, kiuj ligas konstitucie ambaŭ fenomenojn kaj igas ilin solidaraj, estas tamen vero, ke nenio permesas dependigi unu de la alia, kaj nenio permesas supozi inter ili iun kaŭzecan rilaton, anstataŭ konsideri, ke ili havas komunan kaŭzon. Kaj, fakte, ĉu ne estas ĝuste tiu «ideologio», tiom malŝatata de la historia materialismo, kiu montriĝas, ĉe analizo, kiel la komuna kaŭzo de tiuj du grandaj historiaj okazintaĵoj, samtempaj, sed sendependaj unu de la alia, tiel sendependaj unu de l’ alia kiel estas du folioj de sama arbo, kiel du trunkidoj de sama trunkobazo? Fakte ankaŭ, tia reciproka sendependeco, ekzistanta inter la politika fakto kaj la ekonomia fakto, estas tiel evidenta, tiel reala, oni vidas multajn homojn kaj arojn da homoj, kiuj, sen ia nekonsekvenco, estas
¹) Vidu la n-ojn 123—124, 125—126 de «S-ulo».
[REKLAMO p.6] Sub signo de Gaja Muzo! ★ Verdkata Testamento de RAYMOND SCHWARTZ. Afr. 2.— mk. g. ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT.
— pàgina 7 —
influataj de la unua kaŭzo kaj rezignas la alian, firme subtenas la konsciencliberecon, dum ili senĉese kontraŭbatalas la ekonomian individuismon? Fakte ankaŭ, ĉu fine tio ne estas klara, ke, se la kolektiva psikologio, kiun montras tiuj ideoj kaj faktoj, sendube rezultas, iuparte de ekonomiaj interesoj, ĝi certe rezultas aliparte de intelektaj kaj moralaj fortoj, kiuj absolute staras ekster la demandoj pri produktado kaj interŝanĝado? Neniu saĝa homo pretendos, ke ĉiuj «liberaluloj», ĉiuj liberecanoj akiris siajn opiniojn nur pro la influo de materiaj interesoj; neniu asertos, ke ne ekzistas inter ili — kaj grandnombre — homoj, kies sintenado estas diktata de la idealo mem, de altaj ideoj, de filozofiaj kaj moralaj konsideroj, kaj kiuj tute ne estas influataj de ekonomiaj kaŭzoj.
«Se negroj aŭ ĉinaj kulioj, diras Mengner¹), laborus en germanaj fabrikoj, neniam iu socialisma demokratio naskiĝus, eĉ supozante la ekziston de ĉiuj necesaj ekonomiaj kondiĉoj.» Kion signifas tio? — Nenion krom tio, ke la ekonomiismo estas simplisma determinismo, ke la ekonomiaj cirkonstancoj preparas ofte politikan fenomenon, sed ne efikas, ke ĝi nepre devas okazi, ĉar ili ne produktas ĝin, kaj ne ili, sed la spiritostato, la psikologia stato de la agantoj, estas, finanalize, la efika forto.
*
Same la ekonomiaj cirkonstancoj ne sufiĉas por klarigi la ekziston de la diversaj filozofioj, moraloj kaj religioj.
La religioj, infanecaj filozofioj, tute ne estas, kiel asertas la marksanoj, nura «rebrilo» de la ekonomia situacio; ili ne estas nur ia trompa konsolo, ia «nubo», kiu kaŝas la realon de la materia vivo. La religia sento estas certe alia afero, ol la «ekonomia bezono aliigita» kaj serĉanta en ia imaga transmondo kontentigojn, kiuj mankas al ĝi sur la tero. Tio estas tre nesufiĉa kaj naiva, tre simplisma komprenmaniero pri la deveno kaj karaktero de la religioj. Ili ja estas, reale, klarigoprovoj pri la universo kaj ĝiaj fenomenoj, anticipaj klarigoj pri kosmologio, rezultoj, aperigoj de la komprenbezono, de la sinteza intelekta bezono, de la filozofia bezono, kiu karakterizas la homon kaj levas lin super liajn bestajn praavojn. Kaj voli, ke ilia «ideologio» estu nur sekvo de la materia vivo, estas paradoksege paroli: tio estas vere kripligi la dialektikon kaj la simplan saĝon. Ĉu oni povas prave aserti, ekzemple, ke la predikado de Jesuo aŭ de Budho estis nur la rezulto de teknika revolucio, de «metamorfozo de la produktado kaj interŝanĝado»? Ĉu oni povas prave aserti, ke la katolikaj dogmoj, proklamitaj dum la marŝado de la religia historio de nia eŭropa okcidento, estis nur la fatala produkto kaj la rebrilo de ĝia ekonomia historio? La tuta sofisma subtileco de la marksanaj komentistoj ne sukcesos: ĝi ne povos eĉ duonpravigi la jenan absurdaĵon: la perekonomia klarigo pri la religioj kaj filozofioj.
Kaj se la ekonomiaj cirkonstancoj ne sufiĉas por klarigi la filozofiojn kaj religiojn, kiel do ili povus klarigi la jurajn kaj moralajn konceptojn? Ĉi lastaj, kion ajn pri ili oni povas pensi, dependas de la unuaj. Se la filozofioj kaj religioj ne kreas entute la moralajn kaj jurajn konceptojn, ĉi lastaj almenaŭ ĉerpas el ili grandan parton el siaj elementoj, kaj estus malfacile, ekzemple, koncepti dian juron sen religio, samkiel estus malfacile koncepti vere homan moralon, filantropian moralon ekster sinteza koncepto, kiu ĝin pravigas kaj inspiras. Ĉu ne estas tuta filozofio, tuta koncepto pri la universo, samtempe kiel pri la homo, kiu sin montras en tiu malaprobo kontraŭ la absolutismo kaj arbitro, en tiu moralo de homa digno, en kiu oni jam povas ekvidi la estontan gvidvorton.
*
Kaj la ekonomio ne nur klarigas la jurajn kaj moralajn konceptojn nunajn, kiuj tiom dependas de la filozofio, kiuj devenas el ĝi, konscie aŭ nekonscie, sed, male, la juraj kaj moralaj konceptoj liveras la klarigon pri la ekonomia reĝimo, kiun ili regas. Necesas inversigi la termojn¹) de la ekvacio starigita de Marks. Nekontraŭdireble, en la homa mondo, la kosmologia koncepto, la jura koncepto, la morala koncepto, kiuj devenas unu de la alia, antaŭiras, rezultigas, regas la ekonomian kaj socian organizon, kies animo ili estas.
Tial estas eraro diri, kun la marksisma interpretado de la Statuto de la I-a Internacio, kiu tiom decide resumas la eraron de Marx kaj lian metafizikan vidpunkton, ke «la ekonomia subeco de la laboristo al la laborilposedantoj estas la unua kaŭzo de lia sklaveco en ĉiuj ĝiaj formoj²)». Tiu «unua kaŭzo» tute ne estas la unua. Ĝi devenas el la jura koncepto, el posedanteca koncepto, kaj estas ĉi tiu — estante siavice bazita sur filozofia eraro: la absolutisma iluzio, la iluzio pri estreca kreado — kiu donas al ĝi forton kaj viglecon, kiu donas al ĝi moralan forton sen kiu ĉiu ekonomia reĝimo estas nur korpo sen animo, korpo sen vivo. La vera kaŭzo, ne unua sed efikanta kaŭzo, de ĉiu socia sklaveco vivkapabla kuŝas en la spirito, kiu pravigas ĝin, en la racio, erarigita, trompita racio, kiu subtenas, ŝirmas ĝin kaj donas al ĝi forton kaj vivon.
Forestas ĉi tie ĉia unua kaŭzo. Same kiel ĝi forestas sur ĉiu ajn kampo. Ni ne bezonas tian vantan metafizikon. Kaj la materialisma superstiĉo de Marx samvaloras en niaj okuloj kiel la kontraŭa superstiĉo, la pura idealismo, kiun akre kontraŭbatalas la marksismo.
Tio estas tute vera: ne povas okazi idealaj realiĝoj (efektiviĝoj) sen favora materiala bazo. Sed ĉi lasta estas nur la kondiĉo, ĝi ne estas la kaŭzo, la moviga kaŭzo de la ago. Necesegas ne konfuzi. Kaj tion faras la marksismo: ĝi konfuzas kondiĉon kun kaŭzo.
La moviga forto de nia agado kuŝas en ni: ĝi kuŝas en la diversaj bezonoj de nia naturo… Kaj ĉi tie oni kontraŭdiras kaj rebatas al ni: «Necesas vivi antaŭ ol filozofadi. Primum vivere; deinde philosophari.» — Kompreneble, se filozofadi signifas metafizike argumentadi. Sed tute ne, se tio signifas serĉi tion, kio estas justa. Oni vivas, jes ja, antaŭ ol rezonadi. Sed ĉu la justo, la justo sub siaj multaj aspektoj, ne estas la leĝo mem de la vivo, la leĝo mem de la forto? Kaj ĉu la vivulo, kia ajn ĝi estas, eĉ la plej senkonscia, ne obeas tiun leĝon kaj instinkte konas ĝin?
Ĉi instinkto estas la ĝermo de la morala forto; ĝi estas la ĝermo de la homa digno. La sola fakto, ke ĝi ekzistas, faras el la materialisma ekstermoralismo malnormalaĵon kaj sensencaĵon.
El «Esquisse d’une Philosophie de la Dignité Humaine¹)» (1924) de Paul Gille (Pol Jil), profesoro ĉe la Belgia Instituto por la Superaj Studoj, tradukis Iuelie.
¹) «Etat populaire du travail» pĝ. 219.
¹) Term-o. Ĉiu el la kvantoj de ekvacio. (Laŭ la vortaro de Boirac.) Trad.
²) Laŭ la marksista teksto de la jaro 1871. En la origina franca teksto la vorto «kaŭzo» estis, tre sagace, anstataŭita per fonto.
¹) Librejo: Félix Alcan, 108, Bould. St. Germain, Paris (VIe.)
Artistoj-SAT-anoj!
La Administracio de SAT intencas eldoni artan ilustritan poŝtkarton. Ĝi devas samtempe speguli la ideon de SAT kaj tiun de esperanto (por ambaŭ ideojn propagandi). La preso estos multkolora, sekve ni deziras ankaŭ, ke la modelo estu multkolora. Vian modelon vi sendu ĝis la 1. aprilo 1927 al la Adm. de SAT. Idealistoj-artistoj eklaboru! Sendu multajn projektojn por ke ni elektu la pli taŭgan.
Adm.
[REKLAMO p.7] ŜTATO KAJ REVOLUCIO DE N. LENIN estas verko, kiun ĉiu revoluciano devas nepre havi en sia biblioteko — 150 paĝoj, formato 12×18. Prezo: 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT Colmstr. 1, III, Leipzig O 27
— pàgina 8 —
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
VII-a Kongreso de SAT
Lyon (Francio)
12.—16. aŭgusto 1927
2-a Komuniko
Kongresejo. — La Kongreso okazos en la salonego «Emile Zola» de kooperativo «L’Unitaire», 127, rue Boileau, Lyon, VI.
Kongreskomitato. — Prezidanto: K-do Marcel Roux, 90, rue Boileau, Lyon, VI. (Francio), al kiu oni sendu aliĝilojn, leterojn, monon ktp.
Kotizo. — Egala je SAT-kotizo, sed ni akceptos plian monon, kiun bonvolos donaci aliĝintoj por helpi al bona aranĝo de la kongreso.
Pago. — Per naciaj biletoj aŭ ĉeko en registrita letero. Francianoj prefere pagu al la kongres-kasisto: K-do Léon Chaussade, 64, rue des Macchabées, Lyon, V. (Chèque postal Lyon 7521).
Aliĝoj. — Nur estos valoraj la aliĝiloj akompanataj de la mono. La aliĝilon tekstu tre legeble laŭ jena ordo: 1. antaŭnomo, 2. familia nomo, 3. profesio, 4. strato kaj n-o, 5. urbo, 6. lando kaj SAT-sektoro, 7. SAT-matrikulo.
Eldonaĵoj. — La Komitato jus eldonis serion da 20 belegaj poŝtkartoj kun esperanta teksto kaj reklamo pri la VII-a kongreso. Prezo afranke: 4 fr. fr. (3 fr. 25 por francianoj).
1-a Listo de aliĝintoj:
- K-do M. Roux, Lyon 132
- „ Léon Chaussade, Lyon 4622
- „ Louis Gros, Lyon 5057
- K-dino A. M. Gérin, St. Philibert d’Albon 3921
- „ G. Gérin, Chateauneuf de Galaure 3920
- „ Z. Gérin, Serves 5067
- „ B. Deygas, Chastel-Arnaud 3918
- „ S. Tinland, Chambon de Laviolle 3792
- K-do Bernizet, Romans 7996
- „ Hosejn Sadykov, Leningrad 6358
- K-dino Frida Noël, Paris 1370
- K-do B., Paris 11
- „ Lanty, Paris 1
- „ Glodeau, Paris 50
- „ Cachon, Paris 24
- „ C. Roux, Paris 835
- K-dino V. Feuiller, St. Cierge 375
- „ E. K. Limouzin, Paris 509
- K-do Bajenov, Ĉita 1367
- „ Bitzer, München 1810
- „ Hauber, München 1803
- „ Löwe, Leipzig 98
- „ Lerchner, Leipzig 90
- „ Kolĉinski, Kremenĉug 1447
- „ Sannikov, Moskvo 8907
- „ Svistunov, Moskvo 8908
- „ Svistunov, Moskvo 5582
- K-dino Lerchner, Leipzig 2465
- „ Lehmann, Leipzig 913
- „ Svistunova, Moskvo 9104
Salutvespero. — Ĝi okazos vendredon, 12-an de aŭgusto. Jam ni petas alvenontojn, fertaj je kantado de esperantaj kantoj, informi nin pri sia akcepto partopreni la festan parton de la salutvespero.
Propaganda kunvenego. — Por impone fermi la kongreson, kunvenego estos organizata mardon 16-an de aŭgusto, vespere. Ni deziras, ke alilandaj K-doj paroladu esperante pri batalo de sialanda Laboristaro kaj agado por elsklaviĝo. SAT-anoj-oratoroj skribu pri tio al la Kongreskomitato.
Prikongresaj anoncoj en gazetoj. — Ni atentigas ĉiujn SAT-anojn, ke ili devas ĉiel profiti la 40-an datrevenon de esperanto por pliprofundigi nian movadon en laboristajn rondojn. La jaro 1927 devos esti kvazaŭ simbolo de la senĉesa kresko de nia Asocio kaj de l’ disvastigo de universala lingvo tra la mondo.
En viaj organizoj priparolu nian asocion, en laboristaj gazetoj presigu notojn aŭ artikolojn pri nia VII-a. Ni ankaŭ alvokas la SAT-perantojn en ŝtat-ĉefurboj, klopodi ĉe informagentejoj, por ke ĉiuj gazetoj de l’ koncerna lando sciigu la okazigon de la VII-a Kongreso de SAT. Jam en Francio, pere de «Havas» kaj «Radio»-agentejoj, preskaŭ ĉiuj jurnaloj informis pri nia jarkunveno. Nur la pli multe legata laborista gazeto francia «L’Humanité», persistas ignori nian movadon. Ĉiuj K-doj nepre konsciu, ke nia kongreso ne bone sukcesus, se nur Lyon’aj laboristoj scius pri ĝi. Bonvolu sendi gazetojn ion presintaj pri la kongreso al K-do Prezidanto.
Komisiite de l’ kongres-komitato, La Prezidanto: M. Roux.
Denove la sovetia poŝtadministracio uzas oficiale esperanton
La ĉi-subaj bildoj parolas sufiĉe elokvente por ne bezoni komentojn. Ni nur aldiru, ke K-do G. Demidjuk, kiu sendis ĉi specimenon skribis dorse de la karto: «… Ĉe ni la movado kreskas spontane. Sufiĉas diri, ke ne ni nun klopodas ĉe diversaj institucioj, sed jam ĉi lastaj petas nin pri starigo de peresperanta korespondado, invitas por raporti pri esperanto ktp…«
[BILDO p.8 | 42,43,89,58] Sovetia respondkarto kun teksto en la franca, rusa kaj esperanto: «CARTE POSTALE — réponse / ПОЧТОВАЯ КАРТОЧКА для ответа / POŜTA KARTO por respondo»; maldekstre la sovetia blazono, dekstre poŝtmarko de 7 kopekoj kun portreto de laboristo.
[BILDO p.8 | 40,62,90,74] Dua sovetia poŝtkarto kun pagita respondo: «CARTE POSTALE avec réponse payée / ПОЧТОВАЯ КАРТОЧКА с оплаченным ответом / POŜTA KARTO kun afrankita respondo»; blazono, poŝtmarko kaj poŝtstampo.
Jen la rezulto de la peresperanta agado kiun iniciatis kaj subtenas SAT. Ĉu finfine ĉiuj laboristaj esperantistoj ne komprenos, ke ekster niaj vicoj ili ne povas tiom efike servi al la esperanta movado?
Esperantistaj laboristoj el la tutmondo SAT-aniĝu!
NOVAJ FORMOJ DE INTERNACIA INTERLIGO
(Tver-a eksperimento)
Plenara kunsido de C. K. de SEU aprobis la tver-an eksperimenton de internacia interligo en novaj formoj. Ĝis nun esp.-rondetoj havis monopolon de Int-Korespondado. Uzado de esp-o estis ebla nur al personoj lernantaj ĝin. Laŭ la nova sistemo esp-on uzas personoj, kiuj eĉ ne havas esp-rondeton. Uzado de esp-o fariĝas amasa, dank’ al organizado de Komisioj por Interligo en ĉiuj lab. organizoj kaj ebligas korespondadon kun eksterlando al la tuta Laboristaro. Laŭ tia sistemo en Tver estas organizitaj:
Oficejo por intern. interligo ĉe Kulturfako de Gubernia Intersindikata Soveto (GSPS). La oficejo havas reprezentantojn en ĉiuj Gub.-fakoj de Sindikatoj kaj en ĉiu Fabrika kaj Oficeja Komitato. Tiuj lastaj organizas kolektivan korespondadon de laboristoj kaj oficistoj kun eksterlandaj SAT-anoj kaj lab. organizoj (pere de SAT-anoj). La leteroj estas skribitaj ruslingve (se en la fabriko estas neniu esp-isto kaj ne ekzistas esp-rondo) kaj pere de Gub. profesia reprezentanto estas transdonataj al la oficejo por Interligo en GSPS. La oficejo tradukas la leteron esp.en kaj forsendas ĝin eksterlanden. La respondo devas esti sendita laŭ la adreso de GSPS, kie ĝi estas tradukata ruslingven kaj direktata al la adresita oficejo aŭ fabriko.
Oficejo por Intern. Interligo ĉe Fabrikdistrikta Komitato de Komjunula Unuiĝo
— pàgina 9 —
(Adreso: Tver, Fabrajkom VLKSU. Of. por Int. Interligo). Tiu oficejo unuigas intern. korespondadon de komjunulaj ĉeloj en fabrika distrikto. La ĉeloj havas komisiojn por Intern. Interligo, kiuj, simile al prof. reprezentantoj, organizas kolektivan korespondadon de komjunuloj kun junaj SAT-anoj kaj junlaboristaj organizoj eksterlandaj. La leteroj povas esti skribitaj ankaŭ en ruslingvo, se neniu komjunulo en ĉelo scias esp-on. Traduko estas farata en distrikta oficejo por interligo, kiu registras la leteron kaj forsendas ĝin al la adresato. Respondoj venas ankaŭ pere de l’ distrikta oficejo.
Oficejo por Intern. Interligo ĉe Urbdistrikta Komitato de Komjunula Unuiĝo (Adreso: Tver, Ugorkom VLKSU. of. por Int. Interligo). Tiu oficejo, tute simile al la antaŭa, organizas intern. koresp. de komjunulaj ĉeloj en urba distrikto (precipe en oficejoj kaj lernejoj ĉiugradaj kaj specialaj).
Intern. Fako de Komisio por Interligo ĉe Tvera Kavaleria Lernejo, kiu senpere korespondas en esp-o kun ĉiuj landoj, organizoj kaj apartaj SAT-anoj pri ĉiuj temoj.
La oficejoj ĉe GSPS kaj komjunulaj komitatoj jus komencis la laboron kaj vekas grandan intereson inter lab. amasoj pri intern. koresp. kaj esp-o kaj obstinaj skeptikuloj fariĝas defendantoj de esp-o.
Granda laboro estas farata nun en la ĉeloj kaj fabrikoj por agitado kaj organizado de kolektiva koresp. Oni skribas dekojn da leteroj.
Por ke la laboro havu sukceson — nin devas subteni eksterlandaj SAT-anoj. Ni bezonas grandegan kvanton da korespondantoj el ĉiuj landoj. Estu pretaj plenumi la peton de tveraj laboristoj interligi ilin kun diversaj lab. org. de okcidento kaj esti perkaj tradukantoj de plua korespondado, kiam esp-o disvastiĝas en Tver pli ol iam.
Intern. Fako de Komisio por Interligo en Kavaleria Lernejo funkcias jam 5 monatojn kun ne-atendita sukceso; lastjare partoprenis nur kelkaj K-doj, nunjare partoprenas ĉiuj kurs- kaj ruĝarmeanoj de la lernejo. Ĉiu eksterlanda letero estas uzata 100%, ĝia traduko pendas ĉie. Estas pendigita speciala kesto por individuaj respondoj kaj demandoj al eksterlandanoj. En ĉiun leteron oni enigas 20—25 demandojn de diversaj K. K. Ĉiu respondo al eksterlanda demando estas plenenhava kaj serioza, ĉar ĝin partoprenas tuta kolektivo.
Antaŭnelonge iu politika Inspektkomisio observis la laboron de la Fako, trovis ĝin treege grava kaj interesa, petis specialan artikolon por centra milit-politika gazeto «Voennij Vestnik» (Militista Informilo) kaj intencas proponi la organizadon de Intern. Interligo per esp-o al aliaj eroj de Ruĝa Armeo.
Tiel ni vidas la evidentajn rezultojn de la eksperimento: 1. Rapida neniiĝo de skeptikemo rilate esp-on. 2. Plej larĝa priservo pere de esp-o al lab. amasoj de Tver. 3. Kresko de intereso de peresp. laboro flanke de partiaj kaj sovetaj aŭtoritatuloj.
De eksterlandaj SAT-anoj ni atendas leterojn kaj helpon!
Adresoj: Tver. GSPS. Kultodel. Oficejo por Int. Interligo.
Tver. Fabrajkom VLKSU Oficejo por Int. Interligo.
Tver. Ugorkom VLKSU Oficejo por Int. Interligo.
Tver. Kavŝkola. Al administranto de Int. Fako V. Varankin. V. Varankin.
*
FERA GVARDIO DE SAT
(2-a ĉapitro de nekredebla romano, 1-an vidu en n-o 121—122)
K-do SAT-ano 5199 el Minsk infektis min (ankaŭ instruisto). Mi ĵuras, je la nomo de Tutmonda Oktobro¹), brikdonadi (estas aldonita 6 dolaroj — por unu jaro antaŭe). Mi vokas Gek-dojn Alaŭdina, Cvetajeva, Graĉov, Kiselov, Lebedjev, Medvedeva, Nariŝkin, Ŝibajev, Ŝumarin, Vasiljeva (Ivanovo-Voznessensk), kaj aliajn konatulojn en aliaj lokoj. Mi petas provi, ke decido de K-do Fedorov estas nek facilanima nek malutila por SAT. (3409).
¹) Revolucio 1917, 7. XI. aŭ 25. X. laŭ malnova stilo, kiu estis en Rusio.
*
KRONIKO
Aŭstrio
Köflach. — Post 3-monata kurso fondiĝis grupo de ALLE. Aliĝis 11 Gek-doj. Jan. 10. komenciĝis kurso por komencantoj; partoprenas 12 novaj K-doj. Jan. 19. la ĉi-tiea «Socialista Junularo» ankaŭ komencis esp. kurson. Ambaŭ kursojn gvid. H. Wakonigg (1366). Ĝis nun 3 novaj K-doj SAT-aniĝis. 1366
Wien. — Feb. 2. okazis en Wien ĝeneralkunveno de la esp. grupo. «La Naturamikoj». Laŭ raporto de K-do Ĉech, la grupo ekzistas de post 1 jaro k. la membraro altiĝis de 30 ĝis 92 anoj. Dum la jaro estis 3 kursoj. Okazis ĉiudimanĉe ekskursoj, kun pli ol 850 partoprenintoj. La grupo interrilatiĝis kun 10 eksterlandaj grupoj el 5 landoj. Nome de la centra komitato, K-do Ziegler raportis pri laboroj de l’ centro. Poste K-do Slezak, nome de l’ Aŭstria Lab. Ligo Esp. salutis. Feb. 8. komenciĝis nova kurso por komencantoj.
Wolfsberg en Kärnten. — En nia valo ĝis nun ekzistis neniuj esp-istoj. Tial K-do H. Stocklmair intertraktis kun soc. junularo de Wolfsberg por aranĝo de esp. kurso. Jan. 22. okazis la unua kursvespero, kun 15 lern. (6339)
Francio.
Clermont-Ferrand. — La esp. lab. grupo estis antaŭ nelonge restarigata; ĝiaj anoj pleijparte estas nefrancoj. Por instrui ni uzas «Petro’n». Nia propagando iom prosperas nun, sekve de anonco presita en gazetaro pri la VIII-a en Lyon. D.
Grenoble. — Sekve de kursoj sufiĉe bone vizitataj, kelkaj K-doj SAT-aniĝis. Ĉiusemajne la grupo kunvenas por traduka k. perfektiga laboro. Pli k. pli Laboristaro ŝajnas interesiĝi pri nia movado. P. R.
Lyon. — La lasta ĝenerala kunveno estis ĉeestata de pli ol 50 Gek-doj. Loka gazetaro publikigas regule niajn artikolojn; lab. asocioj el ĉiuj tendencoj morale k. mone helpas nin. Por multe rikolti dum k. post la VII-a, ni jam komencas semi: ni okazigas ĉiusemajne kunvenon, kies celo estas perfektigo en scio k. uzado de esp-o; ni legas k. diskutas pri sennaciismo. Bedaŭrinde, senlaboreco malhelpas nin, ĉar multaj K-doj fariĝus grupanoj k. SAT-anoj, se ili ne estus ĝenataj de nuna ekonomia krizo. La 5. feb. K-do 132 priparolis utilecon de esp-o por Proletaro. Ĵurnaloj raportis favore k. reklamis pri la VII-a. Ĉio esperigas, ke ni prezentos al kongresanoj viglan grupon, en aŭgusto 1927. Grupestro.
Romans. — La esp. lab. grupo konsistas nun el 15 viglaj K-doj; la 29. jan., ni organizis propagandan kunvenon en ĉefa lernejo de l’urbo. Paroladis K-do 132 pri «Esp-o kaj Laboristaro», pri SAT k. la VII-a. Enskribiĝis 12 lern. por nova kurso k. SAT-libroj grandnombre disvendiĝis. Kelkaj sindikatoj k. lab. organizoj subvencias nian grupon. B.
St. Etienne. — Esp. Lab. grupo bone funkcias; 10 lern. ankoraŭ sekvas kurson; 5 fariĝis SAT-anoj. J. R.
Tours. — En la ĉi-tiea malliberejo, pro lia propagando en la jaro 1925 kontraŭ la Maroka milito, sidas nia K-do SAT-ano Armand Couraut. Li profitas la okazon por ellerni la lingvon. Oni povas skribi al li. Adreso: Prison cellulaire de Tours, Detenu politique, Tours, Francio.
Valence. — La 30. jan. kunvenis la Esp. Lab. grupo de distriktoj Drôme k. Ardèche. Sukceso en instruistaj medioj. Nova plano por pli vigla agado. Kursoj malfermitaj dum pasinta vintro en 4 vilaĝoj. M.
Germanio.
Dresdena Industriregiono. — En jan. okazis la jarkonferenco de la LEA-distrikto en Radeberg. Ĉeestis pli ol 70 pers. El la raporto de la adm. estu menciata jeno. En jan. 1926, la distrikto havis 5 grupojn kun 135 membroj. Ĉe la jarfino ĝi konsistis el 9 grupoj kun 223 membroj. En aŭtuno ekster Dresden estis 300 gekursanoj k. en jan. ankoraŭ pli ol 200. La distrikto sukcesis enkondukigi esp-on en la popollernejo de Zschachwitz apud Dresden. Bedaŭrinde ankoraŭ staras ekster la distrikto Lab. Esp. grupoj, kiuj ne jam konsciiĝis pri neceseco de unueco, ekz. Dresden-Pieschen, Dr.-Johannstadt, Lausa k. Zschachwitz. Kiel gvidanto de la distrikto ankaŭ ĉi-jare funkcias K-do P. Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A 28.
En la kadro de la jarkonferenco paroladis studkonsilisto K-do Lohmann, Radebeul, pri la temo: «La disvastigo de esp-o tutmonde kaj ĝia valoro». La penojn de SAT la parolanto precipe menciis. La fincelo devas esti la oficiala enkonduko de esp-o en la lernejoj.
Hamburg. — Ĉiuj Gek-doj de la Hamburga regiono estas petataj sendi siajn adresojn al SAT-peranto K. Harms, Alter Teichweg, 118, Hamburg, 22. Temas pri pli bona organizado de nia SAT-movado k. starigo de laborprogramo. K. H. 761.
Meissen. — Jan. 2. kunvenis 8 SAT-anoj en «Kaisergarten»; post vigla diskuto, oni unuanime decidis fondi SAT-grupon k. priparolis estontan laborplanon. Kiel peranto estis elektata K-do Fr. Ohniwas, anstataŭ K-do W. Hertel, kiu vivigis la lab. esp. movadon ĉi-tie, sed al kiu tempo mankas por daŭrigi. Nia membro-nombro duobliĝas en la jaro k. en la nuna kurso, laŭ «Petro», baldaŭ finiĝos 22 lern. k. espereble pligrandiĝos nia SAT-rondo. Sendaĵojn al: Franz Ohniwas, Meissen-S, Niederfährerstrasse N. 57.
Orient-Saksio. — Jan. 16. okazis en Filippsdorf bone vizitata konferenco de la sub-distrikto 1. Partoprenis Gek-doj el Gross-Schönau, Warnsdorf, Seifhennersdorf, Leutersdorf, Eibau, Neugersdorf. Unuanime estis elektata sub-distriktestro K-do Ullrich, Eibau. Vigla diskuto ekiĝis rilate propagandon, instruon k. presservon. La Gek-doj estonte estos devigataj partopreni ĉiujn lab. festojn, por tie propagandi esp-on. Karl Krause, Warnsdorf, protokolinto.
Holando.
Rotterdam. — K-do Riswick varbis ĉi tie jam 4 novajn SAT-anojn k. abonantojn al «S-ulo». Do ankaŭ ĉe ni la SAT-movado enradikiĝis! Kiam sekvos aliaj urboj, speciale Hago? (670)
Latvio.
Riga. — 30. 1. 27 okazis malfermo de la latvia Lab. Esp. Societo. La intereso pri la asocio inter la Laboristaro estas granda. La Societo de Lab. Sportistoj devidis ellerni esp-on k. saman decidon akceptis multaj komitatoj de Soc.-Dem. partio. Mi malfermos en diversaj lokoj kursojn por laboristoj. Jam enskribiĝis 30 homoj k. la nombro pligrandiĝas ĉiutage. La ejon por Lab. Esp. Soc. k. kursoj donas senpage profunuiĝo de PTT-istoj. La kunsidoj de la societo okazas ĉiudimanĉe en Avotuiela 4. Koresp-aĵojn por la societo adresu: K-do A. Kazoks, Riga, pasta kaste 703. (6837.)
Litovio.
Ŝiauliai. — Malfermiĝis 2 novaj kursoj por komencantoj k. progresintoj, en lerneja ĉambro, pruntita al la loka esp-societo de la magistrato. Gvidas K-do M. Zakasansky. (8709.)
— pàgina 10 —
Polio.
Lodz. — Je 2½ jara malliberiĝo estas kondamnita SAT-ano Antoni Nacewski (5981), pri kiu jam estis skribite en n-o 114 de «S-ulo», pro partopreno al la unumaja manifestacio en jaro 1926. Ĉe nia lasta kunveno, estis proponite, klopodi por iel plimildigi al K-do N. lian sorton. Ĉiuj Ge-SAT-anoj deziru al li kuraĝon!
Sovetio.
Brjansk. — En loka junular-gazeto, «Vojo de Junularo» (Putj Moladeĵi), ĉiuj niaj artikoloj estas de la Red. akceptataj. En N-a regimento por militkomunikado, esp-a kurso funkcias; partoprenas ĉirkaŭ 30 ruĝarmeanoj; gvidas K-do Anonimov. (5112.)
Samara. — Ĝis feb. 1-a al SEU aliĝis 98 K-doj k. al SAT 20. Nunjare ĉe ni disvastiĝas esp.-movado en vilaĝoj. Ekzistas 8 lokoj en distrikto, kie troviĝas rondetoj aŭ apartaj interesiĝantoj pri la lingvo. Baldaŭ (6. 11. 1927) estos nia unua gubernia konferenco de esp-istoj. Niaj partiaj organizoj komencas interesiĝi pri la movado. Nun organiziĝas rondeto ĉe Ligo de Ateistoj. (5913.)
Veliĵ. — Post raporto de K-do 6766 pri esp-o k. nia VII-a, 3 rondetoj stariĝis (40 partopren.), gvidataj de K-doj 5513 k. 6771. Unu funkcias ankaŭ ĉe la Pedagogia Teknikumo. Ĉe la junularklubo, estas aranĝita sanĝiĝanta ekspozicio. (6771.)
Svisio.
Zürich. — En Zürich fondiĝis Lab.-Esp.-Grupo, filiiĝinta al LEA por germ.-lingvaj regionoj. Jan. 12. 1927, la grupo malfermis kurson (14 lern.), gvidata de SAT-ano. 1446.
Jubileo-Ĉeno¹)
Pavlik (Wien) 1 ŝil.; Jurke (Wiesa) 2 mk. g., alvokas siajn koresp-antojn. Stöckl (Innsbruck) dediĉas 10 ŝil. kiel saluton kaj respondon al W. kaj St. Michaliĉka. Morell (Barcelona) 6 pes.; Bretthorst (Wanne) 1 mk. g.; Lvov (Zinovjevsk) 0,50 rubl.; Klubo (London) 5/10 ŝil., responde al la alvoko de la Glasgowa Grupo, alvokas la Odessa-n esp. grupon. Lèpage (Monts) 5 fr. fr.; Atomo Avrunin (Kremenĉug) 2 mk. g.; SAT-grupo (Ĉita) 1 rubl., alvokas ĉiujn grupojn, kiuj korespondas kun ĝi superi ĉi-sumon. Niederhametner (Wien) 1 ŝil.; Hirtenberger (Wien) 1 ŝil.; Glizer (Wilno) 2 zlot., kiel respondon al Goldfeder, samtempe alvokas Galpetin kaj Verhaftik (Wilno). H. Enghardt (Nadejdinsk) 1 mk. g., alvokas W. Enghardt (Leipzig). Böhmer (Nadejdinsk) 1 mk. g.; Bosma (Amsterdam) 1 guld.; Fuchs (Den Ilp) 1 guld.; Benjamin (Amsterdam) 2,50 guld.; Kazoks (Riga) 1 lat.; Maslenko (Brjansk) 1 rubl., alvokas Golikov (Vitebsk). Prol. Esp. Grupo (Dresden-Pieschen) 5 mk. g., kaŭze de la alvoko en la gazeto «Arbeiterstimme» (Dresden) flanke de «Arb. Esp. Distr. Ostsachsen», ni alvokas K-dojn Bernard (Marseille) kaj Varankin (Tver).
¹) Vidu la n-on 100 de «S-ulo».
Ĉe la Neŭtraluloj.
Agentejo Reuter sciigas, ke esp-anta banko, kiu eldonas siajn proprajn biletojn, estas starigita en la urbeto Lazen en Nederlando. Ĉi tiu ne estas la unua esp-anta banko; germano starigis unu antaŭ la milito, sed ĉi tiu lasta ĉesigis la entreprenon.
LA PLEJ GRANDA HISPANA LEKSIKONO KAJ ESPERANTO
(77) La ekzemplo de la granda hispana leksikono «Espasa» estas signifa. En tiu ĉi monumenta verkaĵo ĉiuj vortoj de l’ nomenklaturo estas akompanitaj de traduko en pluraj lingvoj kaj en esperanto. I. E. S.
ESPERANTO ĈE LA BLINDULOJ
(84) Esperanto estas instruata en preskaŭ ĉiuj blindul-lernejoj de la mondo, ĉar la presaĵoj en reliefa Braille-skribo estas tre multekostaj kaj ilia nombro tre limigita en ĉiu lingvo. En esperanto la blinduloj de ĉiuj landoj havas sufiĉe konsiderindan komunan literaturon kaj tre disvastigitan internacian revuon. La unua Radio-ĵurnalo por blinduloj en esperanto ĵus estas eldonita de la eldonejo Chiron en Parizo. I. E. S.
[BILDO p.10 | 38,21,65,27] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj plumo inter kolonetoj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Norda Vento (Novelkolekto), serio Biblioteko Tutmonda, n-oj 7—8. El la hungarlingva verko de Frederiko Karinthy, tradukis Karlo Bodó. Eld.: Rudolf Mosse, Berlin. Formato: 17×10½ cm., 95 pĝ. Prezo ne montrita.
En ĉi-libro, Frederiko Karinthy antaŭparolas laŭde kaj entuziasme pri esp-o. Sed… por la traduko li sin apogis sur alian personon, kiu siavice opiniis necese uzi pli ol 50 neologismojn kaj finlibre ilin traduki espen! Tamen.. estas ankoraŭ tempo por pentofarado kaj mi esperas renkonti estonte esp-ante verkitajn noveletojn tiom interesajn, kiaj estas la 15 en ĉi-tiu libro. Elstaras en ili ĉefe la imag-kapablo de l’ aŭtoro, kelkfoje apenaŭ bridita, ĝis la senspira leganto komencas suspekti, ke li celis nur kaprice sensacian efikon. Sed tiu ideo forpasas post plua legado de tiaj tute raciaj skizoj, kiel: «Korpa Beleco», pritraktanta la malkontenton de mortinto, nun pura spirito, kiu vidas denove la fizikajn ĉarmojn de amitino; «Anasrostaĵo», priskribo de l’ lasta viv-horo de anaso plej bona vegetarana propagando! — kaj «Abu Kair», ridiga, kvankam funebre stranga fantaziaĵo pri freneziĝinta ŝak-ludisto. E. K. L.
Oficiala Klasika Libro de Esperanto de Esperantista Akademio, itala, hispana kaj portugala partoj. Eldonejo: Esperantista Centra Librejo, Paris 9-e, 9½×15 cm., 118 pĝ. Prezo: ne montrita.
La Esperantista Akademio sukcesis «eljongli» la italan, hispanan kaj portugalan partojn. Ni esperu, ke la pluraj eldonoj (en aliaj lingvoj) baldaŭ aperos; ĉu la neŭtrala movado ne povus pagi por ili anstataŭ ekz. por senbezonaj vojaĝoj? Estas vere lasta tempo por ke la Klasika Libro aperu en ĉiuj aliaj lingvoj. S. K.
Sprechen Sie Esperanto? Einführung in die Esperanto-Konservation. Bearbeitet von Dr. Emile Pfeffer. Tagblatt-Bibliothek n-o 426. Eldonejo: Steyermühl-Verlag, Wien 1927. 12×19 cm. 52 pĝ. Prezo: 0,25 mk. g.
Bela, malkara eldono rekomendinda al german-parolantoj. Ni bedaŭras nur, ke la aŭtoro uzas multe da novaj, superfluaj kaj malakceptindaj radikoj: agnoskitas, fuajero ktp. S. G.-K.
La Sonĝo de Makaro de V. Korolenko, el la rusa tradukis M. Ŝidlovskaja. Biblioteko Tutmonda n-o 9. Eldonejo: Rudolf Mosse, Berlin. 10×17 cm., 48 pĝ. Prezo: ne montrita.
Mi ne scias, kiun pli laŭdi, ĉu la aŭtoron ĉu la tradukistinon. La libreton vi certe tralegos senhalte, tiom flua kaj tute natura estas la lingvo. Mi nur ne ŝatas: ekŝanĝbrili, arbarprospekto (?). S. G.-K.
Pilgrimo poemaro de Julio Baghy, Eldono de la aŭtoro, Budapest 1926, 12×16 cm., 124 paĝo. Prezo: 1,40 pengo.
Mi tre bedaŭras, ke la loko ne permesas al mi pli profunde priparoli la libron, kion ĝi meritus. Poeto kaj Muzo kaj Splitoj pleje plaĉis al mi. Mi komprenas Baghy’n malfeliĉan, plenan de pesimismo. Ĉu la t. n. «esperanto-movado» ne sufiĉe donas okazon por tio? Legu la paĝojn kaj vi trovos tiom da vero, da suferoj kaj ni komprenos la — «vivon» kaj la «mondon»… Kaj la poeto ĝojos, ke ne sola li estas. — S. G.-K.
La Lingva Angulo
Demandoj:
Ĉu oni devas diri: Estas danĝere ludi kun la fajro», aŭ «— per la fajro»? 6971.
Ĉu estas ia diferenco inter la vortoj ega kaj granda? Ekzemple, ĉu oni same korekte povas diri: vilaĝego aŭ granda vilaĝo?
Sama demando pri eta kaj malgranda.
- Fruictier en sia Esperanta Sintakso (vidu «La Lernanto»n n-o 43) diras: «Estas agrable al mi, ke vi aĉetis tiun domon. Tie ĉi ‘ke vi aĉetis’ estas la subjekto.»
Niaopinie li malpravas ĉar «ke» ĉiam montras komplementon de la subjekto. (357).
Respondoj:
KUN montras la akompanon, neniam la ilon; vi do devas diri: «ludi per la fajro». Ne lasu vin erarigi de la franca aŭ germana lingvoj, kiuj uzas la prepoziciojn AVEC aŭ MIT (= kun) por montri la ilon.
Estas eraro kredi, ke la sufiksoj EG kaj ET simple kaj ĉiufoje egalvaloras kiel la vortoj GRANDA aŭ FORTA ka. MALGRANDA aŭ MALFORTA. Ili montras la plej altan aŭ plej malaltan gradon en ideo aŭ afero diferenca je tiu, kiun montras la nura radiko. Pro tio la vortoj kunmetitaj per EG kaj ET ĝenerale korespondas al tute alia vorto nacilingva ol la simpla radikvorto. Ekz.: MONTETO ne respondas al MALGRANDA MONTO, sed al io alia, kvankam parenca, -hill; colline; Hügel; colle. VENTEGO ne estas FORTA VENTO, sed respondas al: storm; Sturm; tempête; tempesta. Tiuj sufiksoj do aliigas kaj specialigas la signifon de la radiko.
Al sama demando jam tute trafe respondis MOGO en SENNACIULO, 12 febr. 1925. Mi konsilas al vi legi tiun artikoleton. Jen kelkaj aliaj ekzemploj: VILAĜEGO, borough, market-town; bourg; Marktflecken; borgo. VARMEGA, hot; brûlant; heiss; ardente. UNGEGO, clow; griffe; Kralle; artiglio. PETEGI, to supplicate; supplier; flehen; supplicare. BRULETI, to smoulder; couver; glimmen; covare.
Mi atentigas vin pri la samtema respondo de Zamenhof, citita de MOGO.
— pàgina 11 —
- Ne Fruictier, sed vi tute malpravas, malpravegas. Via aserto, ke la vorto KE ĉiam montras komplementon, estas fantazia, tute nekomprenebla aserto, al kiu mankas ia ajn eĉ nur ŝajna motivigo. La citita frazo egalvaloras kiel: «Tio, ke vi aĉetis la domon, estas agrabla al mi.» La propozicio kun «ke» estas la enhavo de la subjekto TIO. Fakulo.
★ DIVERSAĴOJ ★
Fondiĝis Internacia Asocio Biokosmà, «kiu celas ekskluzive serĉi kaj evidentigi ĉion, kio povas komprenigi al homoj, ke ili formas nur unu grandan familion, en kiu neniu el ĝiaj membroj povas suferi, ne suferigante la aliajn». Tiel estas dirite en esperantlingva alvoko senpage dissendata.
Interesiĝantoj povas ricevi informojn, skribante al la Ĉefsekretario: F. Monier, chemin de la Vallée-aux-Loups, Chatenay-Malabry (Seine) Francio.
INTER LA VEGETARANOJ
La 12-an de februaro, en Leningrado, estis ĝenerala kunveno de vegetara societo (kolektiva ano de SAT). Oni decidis reorganizi la societon, starigi la principon de kreskaĵa nutrado je fundamento scienca. Inter la aliaj direktivoj donitaj al la nova administracio de la vegetara societo estas ankaŭ tiu pri la firma kunligo kun aliaj vegetaraj kaj sciencaj asocioj en Sovetio kaj eksterlando por komuna prilaboro de problemoj pri saniga nutrado.
Ja Brukson (1896).
RADIISTOJ ATENTU!
Ĉiumerkrede, el urbo Moskva, je la 22-a horo, laŭ MET per Radiostacio, je la nomo de Komintern (ondlongo 1450 metr.) okazos esperanto radio disaŭdigoj, kiuj estos aŭdeblaj en tuta Eŭropo.
Oni petas ĉiujn aŭskultintojn nepre informi pri la impresoj kaj aŭdebleco laŭ adreso: Moskva, Poŝtkesto N 701, Al Centra Oficejo de Esperantistoj de Ligilo.
Ĉi tiun anoncon bonvolu represigu en viajn gazetojn kaj ĵurnalojn kaj la specimenojn (aŭ eltranĉaĵojn) sendu al ni.
Viktor Javoronkov.
NATURAMIKOJ
Kaŭze de mia peto en Sennaciulo, n-o 114-a, alvenis je la kongreso de la Ned. Lab. Vojaĝ-Unuiĝo (Naturamikoj) dekoj da leteroj el tuta Eŭropo. Multan dankon al ĉiuj sendintoj.
La rezulto estis bona. La kongreso akceptis la proponon pri esp-o. Pro tio la Redakcio de la organo estonte ne plu povos rifuzi la enpresigon de priesp-aj artikoloj, kiel ĝi faris ĝis nun. 670 (Enschede).
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Väst-Svenska Kuriren, ?, 15. 1. 27: «Kiel oni laboras en Nederlanda Indio» k. «Sciigoj el Siberio». — Po-Volnošć, Varsovio, n-o 3 (36): «Barbaraĵoj en Sovet-Siberio» (111) kun antaŭnoto alloga k. praktike informa pri «S-ulo» de K-do Zawada. — Nasza Wolnošć (nova Po-Volnošć), Varsovio, n-o 1: Respondoj pri «Barbaraĵoj en Sovet-Siberio» (115, 123) k. artikolo interesa pri la temo de K-do Zawada. — L’Effort, Lyon, 15-2-27: «Klasa justeco en Germanio» (119), («S-ulo» ne menciita kiel fonto, sed Prolet-Informservo) kaj «Nova edziĝa kodo en USSR.» (103). —
Represis el «Sennacieca Revuo».
Molodij Krestjanin, Ĉita, 22-1-27: «Janko — junpioniro». — Po-Wolnošć, Varsovio, n-o 19: ??
Enhavis Notojn pri SAT.
Kirjatjö-Bokarbete, Helsinki, 1-1-27: 6-pĝ. artikolo (6 bildoj) pri dum-kongresa vizito al Leningradaj tipografistoj. — Lyon Republicain, Lyon, 7-2-27: propagando pri VII-a kongreso k. esp. ĝenerale. — Le Cri du Peuple, Lyon, 12-2-27: pri VII-a kongreso. — Po-Wolnošć, Varsovio, n-o 23. —
Enhavis priesperantajn artikolojn.
Molodij Bilŝovik, Kiev, 5. 2. 27: Leciono.
Enhavis tradukaĵojn el esperantaj Leteroj.
Le Cri du Peuple, Lyon, 12. 2. 27 k. 5. 1. 27. — Molodij Bilŝovik, Kiev, 27. 1. 27. — L’Effort, Lyon, 15. 2. 27.
*
MEMORNOTO PRI MEMORNOTO
K-doj kiuj sendas ĵurnalojn por la rubriko MEMORNOTO, tre helpus en ĝia kompilo, se ili videble ĉirkaŭsignus la koncernan artikolon kaj apude skribus esp-e: a) la titolon de l’ ĵurnalo, b) la urbon de eldono, c) la daton de eldono, d) la temon de l rubriko aŭ la titolon, se tradukita artikolo, e) la numeron de «S-ulo» aŭ «S. R.» el kiu tirita estas la traduko.
Kelkaj K-doj traktas modele la alsendon, sed aliaj ne nur devigas longan serĉadon tra numeraroj de «S-ulo» kaj «S. R.», sed eĉ sendas ĵurnalojn presitajn per tute nelegeblaj por ni literoj, kun rezulto, ke ni devas aŭ diveni la informon per kelkaj hazarde rekoneblaj vortoj, aŭ flanken meti la ĵurnalon kiel ne-uzeblan. Kompilantino.
*
NIA POŜTO
S. G. (Kremenĉug). — Ĉu do vi ne legis la n-ron 123/124 de «S-ulo»? — Vian laste senditan manuskripton ni ne povos uzi. Tiaj agitecaj, tro vortecaj artikoloj ne taŭgas por la SAT-anaro, kiun ni devas eduki per konigo de bone kontrolitaj faktoj. Mi konsilas, ke vi pli detale studu la historion de Francio k. de kelkaj aliaj landoj pri kiuj vi havas iome fantazian opinion. — Ni ankaŭ petas, ke vi skribu pli legeble. — Red.
Al Kelkiuj. — La Redaktejo de «S. R.» kuŝas en Moskvo, ne en Paris. Notu tion bone en la memoron. — Red.
3939 — 259 — k. a. — Tiaj anoncoj rilatas unue al la Adm. de «S-ulo», ne al la Red. Vi forgesis, ke la presistoj ne laboras senpage. — Red.
M. T. (Lublin). — Alvenis viaj skribaĵoj, kiujn ni transsendis al la Red. de «S. R.» (Moskvo). — Via p. k. ne estis sufiĉe afrankita k. ni devis pagi punafrankon. — Red.
- — Loko absolute mankas por enmeti tiajn rezoluciojn. Vi simple interrilatu kun la gvidanto de la Fako, kies tasko estas decidi kio estas sciigenda al la tuta Legantaro. — Red.
Al Multaj. — Ne uzu la rubrikon Kroniko por enŝovi senpagajn korespondanoncojn. La SAT-kaso ne permesas tion. Tro da K-doj forgesas, ke «S-ulo» estas la pli malkara el ĉiuj esp-aj gazetoj, kaj tamen la presistoj ne estas la malpli kare pagataj. — Adm.
1116 k. a. — Tro grandnombre alvenis «mallaŭdoj», pro tio ni decidis ne plu enmeti tiun rubrikon. — Red.
- — Ni povos uzi vian tro longan manuskripton nur en okazo de nepra bezono. Bonvolu estonte afranki sufiĉe viajn leterojn. Ni devis pagi 1,80 fr. kiel punafrankon. — Red.
Monastirsky G. — Respondon al via demando vi povas legi en la Jarlibro, pĝ. 28. — Red.
*
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Britio.
— Gek-doj k. aliandaloj, kiuj vizitos Anglion, bonv. informi la sekretarion de «Lab. Esp. Klubo», 114, Duke St., Stretford Rd., Manchester pri sia alveno.
Ĉekoslovakio.
K-do Josef Purmann ĉe Eichmann, Arnau a. E., dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI, PM. Resp. garantiata.
Germanio.
K-do Karl Berthold, Markt, 31, II., Halle a. S., dez. koresp. pri lab. temoj k. ĉ. l., L, PK, PI, bfl.
K-do Otto Moritz, Hasslocher Str. 61, Rüsselheim (Hessen), dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l., L, PK, PI.
K-do Heinrich Rieffel, Weinbergstr. 20, Rüsselheim (Hessen), dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l., L, PK, PI.
K-do Karl Reinheimer, Dr.-Ludwig-Opel-Str. 4, Rüsselheim (Hessen), dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l., L, PK, PI.
K-do B. Siegert, Herrenstr. 22, Schweidnitz i. Schles. interŝ. PM, PI, gaz.
K-do Karl Hörner, Polsumer Str. 215, Buer-Hassel i. W., dez. interŝ. PI, k. ĉ. l.
K-do O. Fehse, Dehnhaide, 15, II., Hamburg, 22, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PI.
K-do G. Nitzsche, Zwickauer Str. 152, Chemnitz i. S., dez. koresp. pri lab. vivo, movado, prol. kulturo ktp. k. ĉ. l. PK, L, PI. Interrilatus kun Labeskoj.
Sovetio.
— Grupo de junaj pioniroj dez. koresp. kolektive aŭ individue, L, PK, PI, interŝ. presaĵojn. Adr.: K-do B. I. Ŝipilin, Nezamojnaja, 2 k. 10, Dnepropetrovsk.
K-do Oka Iumio, Proletarka, 172, kv. 1, Tver, pri knab. k. prolet. movadoj, ktp. k. ĉ. l.
K-do G. Gernenko, Pervomajska, 14, Kremenĉug, dez. koresp. k. ĉ. l. precipe kun junularo k. fervojistoj, L, PK, gaz. Nepre resp.
K-do A. Smirnov, Sverdlov-str. 1, Kremenĉug, pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. PK, PI, gaz.
K-do G. Ŝlipper, Jel. dor. Ŝkola, Kremenĉug, dez. koresp. k. ĉ. l. precipe kun junularo k. fervojistoj. L, PK, gaz. Nepre resp.
K-do A. Tanner, Poŝtkesto, 45, Batum, (Kaŭkazo) dez. koresp. per kolor. PI, k. ĉ. l., prefere ekstereŭropanoj.
K-dino Kostovecka, (gvidantino de pionirtaĉmento), Lvovska, 9, 4, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-dino Heleno Sogolova, Konstantinovska, 8, 2, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-dino Olja Golder, Kozlovska, 4, 4, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do Leo Zelenuk, (komjunulo) Sverdlova, 2, 33, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
— pàgina 12 —
K-do V. Juŝmanov, Prosp. Lenina, 101, Krasnoufimsk (Uralo) dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. precipe kun Svedio, Usono, Argentino, Ĉinio, Japanio.
K-do Petrov Severiano, (18 j.) Gub. Centr. Biblioteko, Murmansk, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do Aleksandro Penĉalov, Lesnaja, 19, gor. Rodniki (Iv.-Voz. gub.) dez. koresp. pri ĉ. vivdemandoj, precipe pri etikaj, k. ĉ. l. L.
— Grupo de kursanoj por perfektiĝi en la lingvo dez. koresp. kun eksterl. Gek-doj. Adr.: A. F. Penĉalovu, Lesnaja, 19, gor. Rodniki (Iv.-Voz. gub.).
— Ĉelo de IRH (Jaĉejka MOPR) dez. koresp. kun eksterlando. Adr.: Moskvo, 44, Petrovka, 3, Elektrolank. Jaĉejke MOPR.
K-do S. T. Grigorjev, 1 Antropovskij per., 4, kv. 8, Moskvo, 6, dez. koresp. pri stenografiaj temoj.
K-do V. Kremjanski, (lernanto 18 j.) Jakovlevskij per. 13, kv. 7, Moskvo, 64, dez. koresp. kun geesp-istoj pri div. temoj.
K-do M. P. Revenko, Poŝtagentejo Suĥov, 2, Stalingrada gub. dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. L, PK, PI.
K-do A. Ketov, Sennoj per. 45, Ustkamenbogorsk, Semipalatinskoj gub., dez. koresp. k. ĉ. l., precipe kun instruistoj.
Usono.
K-do John Meiner, 1143, Holton Street, Milwaukee (Wisc.) dez. koresp.
INFAN-KORESPONDADO
Al ĉiuj korespondantoj de l’ Informservo de SAT (ekstersovetiaj).
Karaj Kamaradoj!
Kiel vi vidas el la suba listo, inter la infanaro sovetia, organizita en kom. infangrupoj, la ideo pri korespondado kun tutmonda proleta infanaro fariĝas tre populara.
Sed necesas, ke pri la ebleco de korespondado sciu la organizita proleta infanaro ĉiulanda. Por tio klopodu pri la enpreso de l’ suba listo en la proleta gazetaro. Aldonu informojn: kiel organizi la korespondadon pere de via loka (aŭ regiona) informejo. Iniciatu la fondon de specialaj korespondejoj (tradukejoj) en la proletaj infan-organizaĵoj.
Ruĝfrate, Esperanto-Servo.
Amikoj! Publikigu ĉi-liston en ruĝa gazetaro!
Komuniku la adresojn al viaj revoluciaj infan-organizoj!
La esp-istoj peru la interrilatojn kaj instigu la infanojn mem ellerni esp-on.
1-a Listo de korespondemaj infan-organizoj de USSR (per SAT-aparato)
Kremenĉug. — Oni bezonas korespondantojn por 30 taĉmentoj de junaj pioniroj-leninistoj —! Sendu ĉion al Dietburo pri Okrujkome LKSMU-Kremenĉug.
Por esperanto-korespondejo.
Smolensk. — Oni bezonas korespondantojn por 370 lernantoj de laborlernejoj, por 34 taĉmentoj de jun. pioniroj, por 19 ĉeloj de kom. junularo! — Sendu ĉion al: K-do L. Genŝaft — Nikolska, 3/2 — Smolensk.
Odessa. — Por la korespondemaj junularĉeloj k. pionir-taĉmentoj de Odessa sendu al: K-do J. Genesski, Str. Komintern, 21/10.
Djankoj (Krimeo) por pionira taĉmento al: K-dino M. Grabenko, Jujn. j. d. Djankoj-Dom n-o 1, kv. 4.
Taŝkent (Mez-Azio). — La taĉmento «Volodarski» (50 inf.) estas perata de K-do Koblov — Adreso: Taŝkent, ug. pr. Karl Marx-Lenin, Vost. Fakultet S.A.G.U., Pionir-taĉment.
Kiev. — a) 60 geknaboj el laborlernejo n-o 80. Sendu ĉion al: a) Kieva Taĉmento de lernantoj-esperantistoj, Kiev, Pl. Spartaka 4a, Trud. Ŝkola n-o 80.
b) La 6a laborlernejo (1500 gelernantoj). — Sendu al: D. Viktorov-Ĉeĥoviĉ, Kiev, Klovski Spusk, n-o 2 (por VI-a laborlernejo).
Dnepropetrovsk. — Pluaj junular-ĉeloj k. pionir-taĉmentoj. Adreso: Dnepropetrovsk, Pr. Karl Marx, 98/11 — Gub. Komitet Esperantistov — K-do Ŝiplin.
Perm (Ural-regiono). — Por la pionir-oficejo distrikta k. 2 taĉmentoj sendu al: Redakcia «Zvezda». Perm.
Irkutsk (Siberio). — Sendu al poŝtist-infana pionir-taĉmento: Irkutsk, Klub Rabotnikov Svjazi. — Pioner-otrjad.
Blagoveŝĉensk (Ekstrem-Oriento). — Por 250 gelernantoj akceptas: K-do A. Borisoglebski, Pedagog. Teknikum, Krestjans. 1. Por 600 lernantoj sendu al: K-do Gromov, Poĉtamts. per., semiletka.
Kaluga. — Por la lernantoj de l’ 8-a Laborlernejo sendu al: K-do Kiriuŝin, 8-a Sovet. Ŝkola, Zolotarevska, 2, Kaluga. —
Ĉerkassi. — Por pionir-taĉmento de laborlernejo sendu al: I. Ermolajev, Str. Karl Marx, n-o 18 — Ĉerkassi (Ukrainio).
Publikigu! Miloj da infanoj estos dankemaj al vi!
Krom korespondaĵoj la geinfanoj deziras interŝanĝi poŝtkartojn, ilustraĵojn, infangazetojn, markojn ktp.
Ni bezonas milojn da peresperanto-korespondantoj en tutmondo.
[REKLAMO p.12] Bonstila, belilustrita, riĉaspekta kaj diversenhava estas la sola teknika gazeto Internacia Radio-Revuo Organo de la Internacia Radio-Asocio. KONSTANTAJ FAKOJ: Mi konstruas — Paŝo post Paŝo — (originale popularigata teorio de Radio) Radiohumoro — Intern. Radio-Vivo — Tra la Radio-Gazetaro — Esperanto por Radio, Radio per Esperanto — Internacia Radio-Asocio k. a. Premio por ĉiuj abonantoj: Kolortabelo de 99 Skemoj — Konkurso kun multnombraj premioj, (i. a. kompleta radio-ricevilo, lutilaro k. multaj radiaĵoj). ABONPREZO (por 12 n-oj): Unu dolaro aŭ egalval. en nacia mono. Petu de la eldonejo la tabelon de favoraj prezoj, de naciaj agentejoj kaj la kondiĉojn de konkurso. Eldonejo: Etienne Chiron, 40, rue de Seine, Paris VI.
[REKLAMO p.12] INSTRUISTOJ via gazeto estas INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Gazetabono: 2,50 mk. g. Kotizo al TAGE: 0,50 mk. g. Specimenon petu de M. Goldberg, Frohburger Str. 68, p., Leipzig S 3 (Germ.)
[BILDO p.12 | 59,48,67,54] Kvinpinta stelo en la reklamo de Internacia Pedagogia Revuo.
[REKLAMO p.12] Laborista Klubo de TEKSISTOJ petas eksterlandajn samprofesianojn skribi esperante pri profesia movado kaj kultura laboro en laboristaj kluboj. Skribu nepre legeble, pli bone skribmaŝine. Ni respondos precize, baldaŭ kaj sufiĉe. USSR. Nara-Fominsk Mosk. gub., Raborij klub tekstilŝĉikov, al sekcio de esperanto
[REKLAMO p.12] Dnepropetrovska (Ekaterinoslava) Oficejo por Internacia Korespondado serĉas regulajn koresp-antojn precipe inter Laboristaro (kolektivan aŭ personan) el ĉ. landoj pri jenaj demandoj: ĉiutaga lab. vivo, profesia, politika k. ekonomia stato de landoj, kom. k. kom-junulara movadoj, partiaj demandoj, intern. ruĝa helpo (IRH.), sporto, radio-amatoreco, lab. kluboj, tekniko, arto, literaturo ktp. Ĉiujn koresp-aĵojn oni utiligos por lokaj gazetoj k. por kolekt. interkoresp-ado kun fabrikaj kolektivoj. Al ĉ. sendantoj ni garantias resp. Oni ankaŭ akceptas por interŝ. gazetojn (esp.-naciaj), librojn, afiŝojn ktp. — Koresp-aĵojn sendu al: Esperanto-Komitato de SEU, (por Labesko), str. K. Marikso, 98, loĝ. 11, Dnepropetrovsk, Ukrainio (Sovet-Unio).
[REKLAMO p.12] Peto La eldonata en Dnepropetrovsk (Ekaterinoslav) ĵurnalo de lab-kamparana junularo: «Majbutnja Zmina» (Estonta Ŝanĝo) sin turnas al ĉiuj lab-korespondantoj kaj kom-junularo sendi al ni artikolojn, let. fotojn ktp. pri vivo de lab-kamparana junularo, kaj pri laboro de komjunul-organizaĵoj. Taŭga materialo aperos en «Majbutnja Zimna» kaj la artikolverkintoj ricevos honorarion kaj aŭtorajn n-rojn. Adr.: «Majbutnja Zmina», Prosp. K. Marksa, 106. Dnepropetrovsk.
[REKLAMO p.12] K-do Stefanoviĉ Konstantin (fervojisto – kom – isto), Poŝtkesto, 1, Ĉita (Siberio) Sovetio, dez. koresp. pri vivo de lab-istoj kaj soldatoj, pri moraro kaj turismo kun ĉ. landoj. Resp. senprokrasta!
[REKLAMO p.12] ATENTU! Ĉelo de Int. Ruĝa Helpo (MOPR) ĉe Moskva Teknikumo de Ligilo (Moskvo, 66 — USSR., Gorofiovskaja 16), tre petas ĉiujn kamaradojn kaj org-aĵojn sendi al ĝi diversajn materialojn pri laboro, de IRH. en eksterlando, blanka teroro, revolucia movado ktp. Estas tre dezirindaj fotaĵoj, gazetoj, plakatoj k. s. Ĉiuj materialoj estas uzotaj kun granda danko en kunveno de IRH. en Teknikumo.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 129-130, 19 de març de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 129—130 — APERAS SEMAJNE — 19. Marto 1927
[BILDO p.1 | 40,4,53,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», super la kaptitolo de la gazeto.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY, 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
NI FARU NOVAN PAŜON ANTAŬEN!
Antaŭ 2 monatoj, en la numero 119—120 de «S-ulo» ni sciigis pri la malbona stato de nia kaso, kaŭzita de neantaŭvidebla revalorigo de l’ franko. Ni devis dum kelka tempo limigi ĉiurilate la elspezojn kaj eĉ voki al la SAT-anaro, ke ĝi helpu en la reekvilibrigo de nia buĝeto per mondonacoj.
Hodiaŭ kontente ni sciigas, ke pagitaj estas niaj ŝuldoj. Denove ekvilibras nia buĝeto… Ne vane ni alvokis: preskaŭ 200 dolaroj trafis en la administrejon.
Ĉu tio ne pruvas okulfrape, ke nia popoleto estas riĉa… je malavaremo, entuziasmo kaj fido en la estonto de la SAT-movado? Kiam inter la vicoj de simplaj laboristoj, de malriĉaj proletoj kuŝas tia fervoro kaj sindonemo, ĉia pesimismo devas esti for, ĉia espero estas prava, ĉia kuraĝa antaŭenirado permesebla.
Tial ni decidis fari novan paŝon antaŭen, t. e. starigi novan entreprenon, kiu firmigos kaj profitigos nian movadon.
Ni aludas pri starigo de propra presejo.
Jam de kelka tempo ni ja okupiĝas pri tio. Per cirkuleroj ni petis la opinion de la S-K-anoj kaj de kelkaj aktivuloj el nia movado. Hodiaŭ ni jam povas sciigi, ke la granda plimulto aprobas kaj konsilas, ke ni efektivigu la projekton.
Sed ĉu denove ni petos al donacemo de la membroj? Ne. Tute ne. Ne decus trouzi la malavaremon de la SAT-anaro. Ni volas male, ke la entrepreno estu profitdona al la kunhelpantoj. Ni vokas al K-doj, kiuj havas en kapitalistaj entreprenoj kelkajn akciojn, en ŝparkasoj kelkajn ŝparaĵojn. Ni ne dubas, ke tiuj SAT-anoj preferos pruntedoni al SAT ol al ia ŝtata aŭ kapitalista entrepreno.
Malprofiton ili ja ne havas, ĉar ni pagos 8-procentan renton.
Por ekfunkciigi la presejon, ni bezonas proksimume 3000 dolarojn aŭ 12 000 germ. markojn. Ni ja devas pagi tuj nur la trionon el la prezo de la maŝinoj. La du aliaj trionoj estas pagendaj en la daŭro de du jaroj.
K-do G. (Germanio) promesis disponi al nia kaso 1000 markojn. Ni scias, ke aliaj K-doj, jam informitaj pri nia projekto, pretas pruntedoni atentindajn sumetojn. Ni nun ja povas kalkuli je tuja prunto de 3000 markoj. Ĉu ne troviĝos inter la 6000 SAT-anoj, sufiĉe da K-doj por pruntedoni la 9000 aliajn markojn necesajn por ekfunkciigi la entreprenon?
Ni estas konvinkitaj, ke jes. Kiu ne povas aĉeti unu dolaran akcion, tiu kuniĝu kun alia(j) K-do(j) por kolekti la monon. Ĉiu esperantista Grupo, ĉiu SAT-rondo aĉetu almenaŭ unu akcion. Ĉiu SAT-ano priparolu la aferon en sia medio kaj varbu akciulojn por la SAT-presejo.
Estas memkompreneble, ke laŭ la jura vidpunkto la entrepreno estos la propraĵo de SAT, kaj ĉiuj profitoj estas dediĉotaj al la propagando de la celoj de nia Asocio.
Ĉi tie ni ne povas doni detalajn informojn pri ĉio. Sed ni pretas respondi al ĉiu eventuala demando.
SAT ekzistas jam de sep jaroj. Ĉiu povis konvinkiĝi, ke ne senpripense kaj facilanime ni entreprenas ion. Ni ne faros longan pledon. La faktoj ja parolas sufiĉe elokvente.
Kiu volas sen ia malprofito helpi al nia movado, anstataŭ profitigi kapitalistajn entreprenojn, tiu senprokraste mendu akciojn al nia Administranto, Leipzig.
Ekzekutiva Komitato.
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
Lenin pri Sennaciismo
La vorton «internaciismo» ni tradukas je «sennaciismo», kiam ni volas substreki la sencon de ĝi, kiel ismo pri kunfluiĝo kaj neniiĝo de nacioj. Verdire, la vorto «internaciismo» alian sencon ne devus havi¹). Sed laŭsenca signifo de la vorto estas pli vasta kaj tial sub ĝi povas sin kaŝi kaj sin kaŝas eĉ et-burĝaj anoj de simpla kunvivado de nacioj. Ekzemple, tiel faras ordinare et-burĝaj elementoj en kapitalistaj landoj. Kaj eĉ en Sovetio la samaj elementoj penas kaŝi sian naciismon en larĝa ejo de l’ koncepto «internaciismo» kaj kelkiam eĉ kuraĝas atestigi Lenin’on.
Ĉi-sube ni penos per kelkaj mallongaj citoj memorigi la doktrinon de Lenin pri naciproblemo.
Lenin komprenas la koncepton «internaciismo», kiel «kunfluiĝon de ĉiuj nacioj en la plej supera unueco». Li diras:
«Marksismo eltiras anstataŭ ĉia naciismo — internaciismon, kunfluiĝon de ĉiuj nacioj en la plej supera unueco²)».
Por noti, ke ĉi-tio estas ne simpla unueco en la senco de kunlaboro de nacioj en unu regno, Lenin substrekas: «en la plej supera unueco». En alia loko Lenin al la koncepto «kunproksimiĝo de nacioj» kontraŭstarigas la koncepton «kunfluiĝo de nacioj», komprenigante la lastan, kiel «neniigon, dispartiĝecon de l’ homaro per etaj regnoj kaj ĉiun apartiĝecon de nacioj». Jen la cito:
«La celo de l’ socialismo estas ne nur neniigo dispartiĝecon de l’ homaro per etaj regnoj kaj ĉiun apartiĝecon de nacioj, ne nur kunproksimiĝo de nacioj, sed ankaŭ ilia kunfluiĝo».
Do, laŭ opinio de Lenin «kunfluiĝo de nacioj» signifas neniiĝon de nacioj, formiĝon de sennacieca socio tutmonda.
En jena cito li montras, kiel okazos la «kunfluiĝo de nacioj», notante ĝian neeviteblecon:
«Simile al tio, kiel la homaro povas veni al neniigo de la klasoj nur per la transira periodo de diktatoreco de la subpremita klaso, simile al ĉi-tio ankaŭ al neevitebla kunfluiĝo de nacioj la homaro povas veni nur per la transira periodo de plena liberiĝo de ĉiuj subpremitaj nacioj, t. e. de ilia libero apartiĝi».
La notata ĉi-tie de Lenin transira periodo al kunfluiĝo de nacioj, tute jesigas la teorion de mondlingvanoj pri helpa karaktero de lingvo internacia por tiu transira periodo.
Tamen «la plena liberiĝo de nacioj» tute ne signifas «fiksi naciismon en ia, ‘laŭ justeco’ limigita sfero, ‘konstitucie starigi’ naciismon, disfakigi inter si firme kaj fortike ĉiujn naciojn… Ĉi-penso estas trae burĝa kaj trae mensoga».
Plue Lenin daŭrigas:
«La Proletaro povas subteni neniun fiksadon de naciismo, — kontraŭe, ĝi subtenas ĉion, helpantan al forfroto de naciaj diferencoj, al forfalo de naciaj interbariloj, ĉion, farantan ligojn inter nacioj pli kaj pli intensaj, ĉion, kondukantan al kunfluiĝo de nacioj. Agi alimaniere — signifas stari flanke de reakcia naciista filistreco…»
En alia loko Lenin diras:
«La Proletaro ne nur ne prenas sur sin la taskon defendi la nacian evoluon de ĉiu nacio, sed male, ĝi avertas la amasojn sin gardi kontraŭ tiaj iluzioj, … salutas ĉian asimiliĝon de nacioj, escepte la perfortan aŭ la sin apogantan je privilegioj.»
Sed kiel aspektas de ĉi-vidpunkto federacio de popoloj?
«Konfeso de memapartiĝo (de nacioj) tute ne egalvaloras konfeson de federacio kiel principo. Oni povas esti firma kontraŭulo de la principo kaj adepto de demokratia centrismo, sed tamen preferi federacion ol nacian neegalrajtecon, kiel la solan vojon al plena demokratia centrismo. Pro ĉi vidpunkto, Marks, estante centristo, preferis eĉ federaciiĝon de Irlando kun Anglio ol perfortan subigon de Irlando al angloj.»
Jen estas ĉeftrajte la doktrino de Lenin — la plej granda sennaciisto post Marks. — A. Tomo.
¹) Ni opinias male, ke la vorto internaciismo ne povas etimologie havi alian signifon ol tiun de sistemo celanta organizadi jure aŭ ekonomie la naciojn kaj ne kunfandigi ilin. Kredeble, pro manko en naciaj lingvoj de taŭga vorto por difini sennaciecan sistemon oni pluilarĝigis [?] la sencon de la vorto internaciismo.
Ĉi okaze ni notu, ke necesis la ekzisto de esperanto kaj de la laborista esperanta movado, t. e. SAT, por ebligi tiuteme plenan klarecon. — Red.
²) Ĉiuj citoj estas prenitaj el du verkoj de Lenin: «Kritikaj notoj pri nacia problemo» kaj «Socialista revolucio kaj la rajto de nacioj por memapartiĝo».
[REKLAMO p.2] JE LA NOMO DE L’ VIVO. Filozofi-Lirikaj fragmentoj de E. Izgur, kun enkonduko de E. Lanty, antaŭparolo de N. Kruĉinin, prezidanto de l’ Tutukraina Asocio de Proletaj Verkistoj kaj prezidanto de la Tutukraina «Proletkult». Enhavo: I. Prologo. — II. En Malproksimon. — III. Servado al la Morto. — IV. Religio. — V. Ribelo de l’ konscio. — VI. Sur la vojo al venko. — VII. La venko. — Epilogo. 224 pĝ., 100 ilustraĵoj. Prezo: 2 g. mk. Bona papero, belą presado. Profitu la nunan favoran prezon. Ne prokrastu mendi la belegan volumon ĉe la Administracio de SAT: R. LERCHNER, COLMSTRASSE 1, LEIPZIG-O 27
Antaŭenema Ĉinio
Forigo de analfabeteco
Laŭ iu artikolo de Gertrude Beasley en «The Daily Herald», dum la lastaj dek jaroj, alfabeteco en Ĉinio estis plivastigata de 2% ĝis 12%. Ĉi tio estas rezulto de la starigo de popularaj lernejoj, ankaŭ de vesper-kursoj, kie grandparte instruas senpage universitataj studentoj, post sia dumtaga laboro. La movado jam pliiĝis por enteni la kamparanojn, speciale en la provincoj sude de rivero Jangce, kie, aldone al leg- kaj skribado, la farmuloj studas terkulturajn kaj dommastrumajn metodojn. Ankaŭ ne estas forgesita politika propagando; la kurs-
[BILDO p.2 | 65,29,91,52] Foto de juna ĉina virino en tradicia vesto, parolanta antaŭ ronda radiomikrofono.
Moderna ĉinia junulino radie disaŭdigas ĉe l’ Ŝanghaj-a stacio de l’ Azia Radio-Kompanio.
anoj ellernas la 3 ĉef-punktojn de la programo de San Jat Sen: 1. Forigo de alilanda regado, 2. Politika libereco por la popolo, 3. Ekonomia libereco por laboristoj kaj kamparanoj. Ĉi tiu laboro estas ligita kun la ordinara edukado en la unuagradaj lernejoj; da tiuj oni starigis dum la lastaj 5 jaroj ĉ. 40 000.
Artefarita lingvo
Por ĉi tiu kontraŭ-analfabeteca movado, oni trovis necese, krei novan nacian lingvon, «pei-hua». Oni elektis la popularan dialekton «Mandarin», (kiun parolas, ĉu en ĝia pura ĉu en sub-dialekta formo, 70—80% el la popolo skribatan per la uniforma ĉinia maniero, kiu daŭris tra la tuta lando jam de antikvaj tempoj (vidu S-ulon, n-o 98—99). La profesoroj rekonstruis simpligitan skribad-bazon el nur kelkaj miloj da signoj, per kia signaro ili eblis esprimi ĉiujn ideojn kompreneble kaj koncize. Sed eĉ tiuj kelk-miloj da ideografiaĵoj sin montris troaj por la simpla lingvo instruota al laboristoj kaj kamparanoj. Tial, oni faris alian provon, kiun oni nomis: «La Mil-Ideografi-Movado». El tiu lingvo, laboristoj en la vesper-lernejoj ĉe Hankaŭ, ellernante ĉ. 10 ideografiaĵojn en tago, povas tiamaniere akiri scion pri la milo dum 4 monatoj. Ili
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
povas tiam legi la laboristajn ĵurnalojn kaj sciiĝi pri la ekonomia kaj politika situacio, kiel ĝi rilatas la Proletaron. La redaktoroj de tiuj ĵurnaloj bone plenumas sian taskon rilate al enlandaj kaj eksterlandaj aferoj kaj ofte modelas sian konsilon pri taktiko laŭ okcidentaj antaŭaĵoj.
Kristanoj laŭdas
El Uĉang¹) venis letero de loka brita sekretario (-ino?) de Young Women’s Christian Association (Kristana Asocio por Junaj Virinoj) al la ĉef-oficejo en London. La skribinto i. a. diris: «…Nenia dubo estas, ke aperas nova vivado
[BILDO p.3 | 9,26,33,39] Foto de larĝa urba strato kun modernaj plurtaĝaj domoj, telegrafaj fostoj kaj kelkaj piedirantoj.
Unu moderna strato lasta tempo konstruita en Kantono
en Ĉinio. Oni ricevas impreson pri grandega kvanto da energio, ne altrudata de ekstere, sed kreskanta ĉe la ĉinoj mem, kiuj pensas kaj penadas memstare… La stratoj estas pli puraj ol antaŭe kaj oni plibonigas ĉion… Ĉiu apartenas iun unuiĝon… dom-servistoj antaŭ semajno minacis striki; rezultis altiĝo de salajroj, monsumo donenda finjare egalanta 1-monat-salajron kaj, okaze de maldungo, 3-monat-salajron. Ĉiu servisto devas esti dungata pere de l’ unuiĝo.
Alia letero, kiu atingis la saman oficejon, de angla misiisto, entenis la esprimitan kredon, ke «la Nordo nepre» Kanton-aniĝos baldaŭ. Mi estas, kiel la plej antaŭenemaj personoj, simpatianto al tiu flanko. La intenca uzado de amasperforto estas malfeliĉa, sed tio kaj la uzado de l’ ekonomia batalilo estas tute laŭnature ĉe malforta nacio…»
La ĉinoj nur atentu, ne akcepti, kune kun okcidentaj imitindaĵoj la mensogajn fabelojn de la kristanaj eklezioj; ili elektu la florojn kaj mortigu la serpenton. — E. K. L.
¹) En provinco Hu-pe.
AL NIAJ KUNLABORANTOJ!
Se vi volas trafe kunlabori al «S-ulo», verku mallongajn artikolojn.
Citu faktojn, sed tamen ne plenigu viajn skribaĵojn per troa abundo de statistikaj ciferoj.
Neniam forgesu, ke por nia gazeto, ju pli valoras artikolo, des pli ĝi malsimilas tiujn, kiuj aperas en la ĉiutagaj nacilingvaj ĵurnaloj.
EL TURKIO
Eŭropanoj, pensante pri ĉi tiu lando, kutime pentras al si fantazian bildon pri la popolo kaj ĝiaj moroj. Ili rememoras tiajn rakontetojn, kiaj «Aladino kaj lia lampo», «Blua-barbo» kaj aliaj fabeloj el «Mil kaj unu noktoj», kaj opinias, ke ĉiu virino estas enŝlosita en haremo el marmoro, gardata de eŭnukoj; sur strato ŝi portas dikan nigran vualon, por ke neniu eksterfamilia viro vidu ŝian vizaĝon. Ankaŭ ke ĉiu fenestro de domoj estas kovrita per krado, por ke neniu preterpasanto enrigardu ĉambrojn de virinoj. La imago vidas eksterordinaran bildon de viroj en ruĝaj fezoj, kiteloj divers-koloraj kaj multfaldaj pantolonoj meze de bela pejzaĝo, karesata de hele brilanta suno. Tio estis ĝusta pri tempo antaŭrevolucia. Tiam la sultano kaj riĉuloj havis siajn haremojn, kie loĝis iliaj multaj edzinoj. La antaŭaj haremoj de sultanoj estas grandegaj kaj belaj palacoj, kiuj ĝenerale staras apud paca kaj blua maro kun vidaĵo super la bela Bosforo.
La revolucio okazinta antaŭ tri jaroj ĉion ŝanĝis. En tiu revolucio la eŭrope edukitaj nobeloj kaptis la povon, detronigis la sultanon kaj elektis kiel prezidanton Mustafa Kemal paŝaon, kiu ĝis nun estras en Turkio. Por mense liberigi la nacion, la nova registaro dekretis, ke neniu virino plu portu sur vizaĝo vualon kaj, ke neniu viro portu ruĝan fezon, kiuj vestaĵoj de centjaroj estis ilia sankta vestaĵo de Islamo. Virinoj ĝojis liberiĝi de la sklaviga tradicio de vualportado. Nuntempe la antikvaj kutimoj tute malaperis kaj virino kaj viro vestas sin laŭ la plej nuna eŭropa modo.
La nova registaro ekiras la vojon de kapitalista Eŭropo. La fervojaro estis tre negranda. Mankis industrioj; preskaŭ ĉio bezonata, ekster agrikulturo kaj fruktoj, estis importata. Nuna registaro decidis, ke Turkio evoluu industrie. Tiucele la registaro prenis en siajn manojn ĉiujn ĉefajn industriojn kaj vendis monopolojn al diverslandaj kapitalistoj por venigi novan kapitalon en la landon per kiu ĝi konstruas novajn fervojojn kaj subvencias aliajn urĝe necesajn sociajn entreprenojn. Do, la registaro faras sian eblon por ke en la lando estu produktata per fremda kapitalo ĉio, kio estas bezonata kaj ĉiel helpas al kapitalistoj starigi industriojn. La popolo estas tre malriĉa kaj vivas mizere. Eble post starigo de enlandaj industrioj la homoj ĝenerale pliriĉiĝos.
Nenia societo aŭ organizo povas ekzisti sen permeso de polico. Tute ne ekzistas metiunuiĝo kaj pro severa puno nenia proleta organizo estas ebla. Industria Proletaro ankoraŭ ne ekzistas ĉi tie, ĉar ne estis fabrikoj, sed baldaŭ estos multaj. Ĉi tie la proletoj estas senlaboruloj, vendistoj sur stratoj, aŭ laboristoj en malgrandaj manlaboraj entreprenoj.
Nenia statistiko ekzistas por sciigi al ni la nombron da senlaboruloj, sed ĝi estas tre granda. Ĉar ne estas deviga asekurado, neniu laboristo ricevas ian subvencion pro senlaboreco, malsaneco, ktp., do ĉiu devas iel barakti por havigi al si panon, ŝirmon ktp.
Preskaŭ ĉiu vivas per komerco — aĉetado kaj vendado. Ĉiutage miloj da homoj trairas la stratojn kun grandaj korboj surŝultre; en unuj troviĝas legomoj, en aliaj oranĝoj, aliaj enhavas sukeraĵon, aliaj kukojn ktp. Oni ne povas imagi, ke ili sukcesas fari sufiĉe da profito por vivi; kompreneble, ili ne vivas, sed nur ekzistas; ĉar almozpetado estas severe malpermesata, la homoj devas fari ion por montri ke ili laboras.
Pro manko de metiaj aŭ aliaj proletaj unuiĝoj por gardi la interesojn de laboristoj estas granda interluktado por havigi laboron kaj proletoj malhelpas unu la alian, laborante por tre malmulte da salajro. La entreprenoj estas malgrandaj, kutime estro kun unu metiisto. Metiistoj ĝenerale ricevas de 100 ĝis 120 piastrojn tage, specialistoj de 120 ĝis 150 piastroj. (960 piastroj = unu funton sterlingan.) Nemetiistoj laboras 12 ĝis 14 horojn tage kaj ricevas 3000 ĝis 4000 piastrojn monate kaj vi vidos ilian mizeran staton, komparinte la prezojn de manĝaĵoj. Komizoj, en oficejoj, kiuj kapablas paroli 5 aŭ 6 lingvojn ricevas:
| piastrojn monate | |
|---|---|
| Junuloj ĝis 20-jaraj | 200— 3000 |
| Aliaj pli aĝaj | 3000— 6000 |
| Ĉefaj komizoj | 6000—10 000 |
| Direktantoj | 10 000—15 000 |
(196 piastroj = unu dolaron)
La meza salajro de laboristoj estas 4000 piastrojn monate. Kosto de vivado multe pli altiĝis depost kiam la registaro vendas monopolojn al kapitalistaj kompanioj. La nunaj (februaro 1927) prezoj estas:
| piastroj | |
|---|---|
| Pano (1000 gramoj) | 15½ |
| Butero (oka = 1280 gramoj) | 360—400 |
| (Margarino ne estas vendata.) | |
| Viando (oka = 1280 gramoj) | 80 |
| Sukero « | 64 |
| Terpomoj « | 13 |
| Rizo « | 50 |
| Faruno « | 36—46 |
| Teo « | 500 |
| Ovoj, po | 5½ |
| Oranĝoj, meza | 4 |
| Lakto, litro | 35 |
| Oleo (petrolo), litro | 17 |
| Paro da botoj plej malkara | 500 |
| Ĉapelo, meza kvalito | 675 |
| Figoj, sekigitaj (oka) | 60 |
| Daktiloj (oka) | 35 |
Aldonu imposton al supraj prezoj 2½ piastroj por ĉiu 100 piastroj.
En la tempo de sultanoj estis la kutimo ĉe polico, poŝtistoj kaj oficistoj en urbaj kaj registaraj oficoj pligrandigi sian mizeran salajron per bakŝiŝo. La registaro malpermesas la akcepton de bakŝiŝo kaj persekutas pro tio; tamen, pro la malaltaj salajroj kelkaj oficistoj
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
atendas donacon laŭ la malnova kutimo, kiu estas tre ĝena afero por la publiko. Se vi ne donas bakŝiŝon, la oficistoj, laŭ okazo, ĝenas vin.
Ne estas krizo por trovi loĝejon en Konstantinoplo. Pro revolucio multaj grekoj forlasis la urbon. Ĉambro kostas 500 ĝis 1000 piastrojn monate.
En Angora, la nuna ĉefurbo, loĝejoj ne estas troveblaj pro tio, ke la oficistaro forveturis tien, por okupi ŝtatajn oficojn. — E. E. Yelland.
★
Salajroj de laboristoj en Estonio
Oni scias, ke en multaj eŭropaj landoj la salajroj de l’Laboristaro estas malaltaj. Estonio tiurilate estas inter tiaj landoj. Estas ankaŭ granda elcento da senlaboruloj ricevantaj neniun subtenon. Por senlaboruloj oni vintre aranĝas iajn komunajn laborojn, kiel strat-riparadon kaj konstruadon; sed tiu laboro ne sufiĉas por ĉiuj kaj unuavice estas akceptataj personoj kun familio aŭ en eksterordinare mizera stato.
En Tallinn estas kelkaj grandaj fabrikoj, kiel ŝip- kaj vagonkonstruejoj, kiuj estis starigataj laŭ la bezono de Granda Rusio. En ĉiu el ili antaŭe bruis la laboro de kelkmiloj da laboristoj, sed nun, post kiam Estonio fariĝis «sendependa» lando, la grandaj fabrikoj malpleniĝis. Ili ankoraŭ nur vegetas, kelkaj eĉ estingiĝis kaj neniu scias la rimedon, kiu povus ilin veki al nova vivo.
Jen kelkaj faktoj pri mezaj salajroj laŭ statistiko farita en junio 1926, pri ĉiaj fakoj de industrio en privataj entreprenoj, kie laboris minimume 20 homoj:
Inter viroj, kiuj laboris en presindustrio, vestaĵ-pretigado, konstrulaboro, ledindustrio, elektro kaj gas-fabrikoj, metalindustrio, kemi- nutraj- kaj trinkaĵ-industrioj, paper- kaj lignaj fabrikoj, cementbrik- kaj ŝtonindustrioj, minoj, tekstindustrio kaj purigadlaboro, la meza tagsalajro estis 224 mk. kaj la procento da laboristoj ricevantaj malpli ol 200 mk. tage estis 33,3.
Inter virinoj, laborantaj en la supremenciitaj industrioj, la meza tag-salajro estis 141 mk. kaj la procento da laboristinoj ricevantaj malpli ol 200 mk. estis 87,6.
Notinde estas, ke rilate la altecon de salajro, en la unua vico staras fakoj de industrio, kie oni laboras por la enlanda merkato, dum la fakoj produktantaj por eksporto, kiel papero, ligno, mineraloj, cemento kaj teksaĵo, staras pli sube. En ŝtataj entreprenoj la salajroj estas iom pli altaj; ekz. en la fervojaj fabrikoj, la meza salajro estis por viroj 348 mk. por tago kaj por virinoj 179 mk., dum en privataj entreprenoj ĝi estis respektive 259 kaj 161.
Tamen efektive la salajroj estis iom pli altaj ol montritaj pli supre, ĉar preskaŭ ĉiuj laboras pli ol la ordinarajn laborhorojn. En junio 1926, la procento da tiuj krom-horoj estis 6,5 kaj la procento da laboristoj kiuj ilin laboris 35,7.
Jen la prezoj de kelkaj el la pli gravaj vivbezonaĵoj:
| Sekala pano, por klgr. | 20 mk. |
| Blanka tritika pano, por klgr. | 40—48 mk. |
| Terpomoj, por klgr. | 5 mk. |
| Butero, por klgr. | 250—275 mk. |
| Sukero, por klgr. | 50 mk. |
| Viando (porka), por klgr. | 100—140 mk. |
| Lakto, por litro | 18 mk. |
| Ŝuoj, por paro | 1300—1500 mk. |
| Kostumo | 5000—8000 mk. |
| Loĝejo, por unu ĉambro kaj kuirejeto por unu monato | 1000—1500 mk. |
Rilate lupagon, mi devas aldoni, ke la citita sumo estas la minimumo, pagata de personoj delonge loĝantaj en la sama domo, kiun la leĝo protektas; aliaj pagas 2000—3000 mk. monate, rezulte, multaj personoj estas devigataj loĝi kune por povi pagi la altan sumon.
Laŭ «Uhendus» kompilis J. Vahtkerl.
★
LETERO EL BULGARIO
La proceso kontraŭ la «Komsomol»-anoj en Pleven
Dum aŭtuno, pasintan jaron, en multaj bulgariaj urboj, estis arestataj «Komsomol»-anoj¹). Ankaŭ en Pleven oni arestis 9 personojn — gimnazianoj kaj laboristoj.
La 1-an de februaro, estis legata la verdikto de l’ tribunalo. Laŭ ĝi estis punataj per 5-jara malliberigo, 3 komsomolanoj; per 3-jara malliberigo, 2 komsomolanoj (ankoraŭ ne-plenaĝaj); kaj la restintaj 4 estis senkulpigataj. Ĉiu punato devas pagi al la ŝtato 50 000 levojn (proksimume 1500 ormarkoj).
Estas do 9 viktimoj pluaj el tiu longa vico da junuloj kaj plenaĝuloj, kiu ĉiutage pligrandiĝas kaj plenigas la malliberejojn.
De junio 1923 ĝis nun, la procesoj kontraŭ neniel kulpaj laboristoj, ne ĉesas. Tio estas la fruktaro de la faŝista diktaturo de la «Demokratia Konkordo» kaj ties drakona 333D (zakon za zaŝtita darjavata — leĝo por defendo de l’ ŝtato). La diroj de la juĝatoj kaj de la atestantoj pruvis, ke tiuj junuloj estis batataj ĝismorte de agentoj de la «Publika asekurejo». La 10-a ano el la akuzitaro, Dimitr Totev, ĉe tiu «esploro» en la «Publika asekurejo», mortis pro la batado!
Post la tralego de la verdikto, ĉiuj akuzitoj ekkriis: «Tio estas faŝista juĝo!» La tribunala prezidanto trovis ĉi-tion kontraŭleĝa kaj minacis, ke, se ili ne neos siajn vortojn, ili trovos ion pli teruran. Responde, la junuloj kantis plenvoĉe la «Internacio’n». Pro tio, anstataŭ liberigi la senkulpigitojn, oni sendis ilin kun la aliaj en la malliberejon. Eble (ne eble, sed certe), okazos nova proceso pro ĉi-tiu «danĝera» afero — kantado de l’ «Internacio»! — Balkanulo.
¹) «Sennaciulo», n-o 108.
EL LITOVIO
La faŝista teroro, mortiginta la kvar senkulpajn homojn (vidu en «S-ulo», n-o 123—124), ĉirkaŭrigardis. La novaj regantoj opiniis, ke ili estas tute senrespondaj pri siaj agoj kontraŭ iu ajn. Ili eĉ ne konjektis, kio estas internacia laborista solidareco, kaj ekmiris, kiam en tuta Eŭropo okazis protest-manifestacioj, deklaroj kaj minacoj al la rompintoj de homaj rajtoj. Ili plendadis, en siaj gazetoj pri sia plenrajto ktp., sed fine devis decidi, ke pli bone estus, ne plu mortigi. Tamen, por ne montriĝi kiel timemuloj, ili kondamnas, ĉiam kondamnas, sed la «bonkora» prezidanto de l’ Respubliko pardonas.
Jen novaj verdiktoj: La 2-an de februaro okazis milita juĝo en Panevezys. Oni juĝis 4 K-dojn el Birzai kaj 4 el Rokiŝkis. Oni verdiktis 1. al Birzanoj Aleksiunas, Kazakeviĉius kaj Struzas (esperantisto kaj SAT-ano) mortpunon (la prezidanto de l’ Respubliko ŝanĝis la punon en dumvivan punlaboron) kaj al Turla, 12 jarojn da punlaboro; 2. al Rokiŝkianoj, A. Meimelis, dumvivan punlaboron, Kurklietis kaj Pupelis, po 15 jaroj kaj Gordonaiti, 6 jarojn da punlaboro.
La 5-an de februaro, milita juĝo en Kaŭnas juĝis 5 homojn, inter ili esp-iston kaj SAT-anon Lindas Adomauskas, al mortpuno (la prezidanto de l’ Respubliko ŝanĝis la punon en 15 jarojn da punlaboro); kaj Eu. Vicas, Zel. Svarcberg, P. Glovackas, post verdikto de mortpuno, ricevis mildigitan 15-jaran punlaboron. Pro kio oni kulpigis la homojn? Pro aparteno (ne-pruvita) al la neleĝa komunista partio.
Ĉu estas ankoraŭ eĉ ombro da libero por la litovia Proletaro? Ne. Ĉefe, proletoj ne rajtas paroli, nek skribi. Antaŭ la reĝim-ŝanĝo, ni havis belan areton da proletaj diverstendencaj gazetoj — 10 krom kelkaj neperiodaj. Nun restas nur 2 social-demokrataj — la semajna «Socialdemokrato» kaj monata «La Nova Epoko»; sed ili nenion aktualan povas publikigi, ĉar la cenzuro forstrekas kaj jam kelkfoje eliris «Socialdemokrato» kun anoncoj anstataŭ ĉefartikolo. En la provincoj oni ĉesigis eĉ la ne-socialistan gazeton «Siaulin Naujienos». Tio ne sufiĉis. La loĝantoj legas kelkajn eksterlandajn gazetojn kaj oni decidis ilin ne plu enlasi. Oni ne permesas enveni litovlingvajn gazetojn eldonitajn en Usono, eĉ la organojn de tieaj naciistoj kaj liberaluloj. Oni ankaŭ ne enlasas latvajn kaj germanajn gazetojn (ekz. «Bund», «Deutsche Arbeiter-Zeitung», «Freitschaft» ktp.). Ni SAT-anoj atendas, kiam ili ne plu enlasos nian «S-ulon»!
La novaj regantoj deklaris, ke ili ne persekutos nepolitikajn organizojn de laboristoj — kaj pasis nur monato, kiam ni vidas fermitaj 3 lab.-profunuiĝojn; unue, la profunuiĝo de fervojistaro, kun
— pàgina 5 —
4500 anoj, kies havaĵon oni konfiskis; due, tiu de la led-laboristoj, kun 700 anoj; trie, tiu de l’ aŭto-kondukistoj kaj meĥanikistoj. Oni protestadas. Protestas la anglaj laboristoj, protestas la Amsterdama Internacio ĉe la Laboroficejo de la Ligo de Nacioj. Ne gravas por niaj regantoj, kiuj diras, ke la fermitaj unuiĝoj estas komunistaj, preparantaj revolucion. Ne utilas, se ili ankaŭ apartenas al la Amsterdama Internacio kaj estas gvidataj de social-demokratoj. La nuligon de l’ profunuiĝoj profitas la labordonantoj por atakoj kontraŭ la laboristoj. Ankaŭ la ne-fermitaj unuiĝoj ne havas plenan agadrajton¹).
Estas ĝenata ankaŭ la agado de la social-demokratoj. En Rokiŝkis, Vilkaviŝkis, sen ia preteksto, oni malpermesis kunvenojn de la partio kaj de la soc.-dem. junularo, kaj en aliaj lokoj oni eĉ malebligis amuzvesperojn. Al la estinta prezidanto de l’ Respubliko, D-ro Grinius, oni malpermesis paroli pri liaj memoroj de l’ jaro 1905!
La ĉi-tieaj loĝantoj ne povas toleri la malbonajn vivkondiĉojn kaj elmigrado kreskas; dum januaro formigris 590 personoj, plejparte al Kanado, Brazilio kaj Argentino.
Parlamenton oni ne plu kunvokas depost fino de decembro. Oni faros tion «baldaŭ», t. e. eble neniam. La nova registaro projektas ŝanĝi la konstitucion. Kial? Al parlamento oni ne fidas. Laŭ la projektita konstitucia ŝanĝo, oni deziras malvastigi la rajtojn de parlamento kaj larĝigi tiujn de l’ prezidanto; ekz., la ministraro estos responda al la prezidanto, ne al la parlamento, kaj la prezidanto estos elektata senpere de la popolo por 7 jaroj. Do, tia prezidanto fariĝos kvazaŭ reĝo. K-doj SAT-anoj, ĉu vi ne konas iun senlaboran reĝon por Litovio?
Unu el Multaj.
¹) Litovaj naciistaj gazetoj asertas, kaj ankaŭ finnlandaj social-demokratoj opinias, ke en Litovio estas persekutataj nur komunistaj organizoj kaj, ke la nepolitikaj unuiĝoj kreskas kaj prosperas. Tiuj malprave informitaj personoj venu ĉi-tien kaj ili konvinkiĝos pri sia eraro.
[REKLAMO p.5] LINGVAJ RESPONDOJ (Plena Kolekto). Unu volumo in-8, 92-paĝa 1.— mk. g. Multfoje petoj estis faritaj al D-ro Zamenhof, ke li klarigu kelkajn gramatikaĵojn aŭ lingvistikajn demandojn. Ĉiam li respondis bonkore. Pli ol 100 respondoj estis tiel faritaj de li, kaj estis iom post iom publikigitaj en La Esperantisto (1889—1893); La Revuo (1906—1908); Oficiala Gazeto (1911 — 1912). Ili aperas nun en tiu verko logike ordigitaj kaj kun devenaj referencoj [?]. Kvankam ili devas esti konsiderataj kiel oficialaĵoj, laŭ deziro de Zamenhof, konfesinde estas ke ili multe utilas al legantoj. Havebla ĉe Administracio de SAT.
EL FRANCIO
Kreo de Kooperativa Kultura Centro en Parizo
Ni tro malofte legas raportojn pri konsumkooperativoj. Precipe pri ilia morala kaj kultura flanko oni preskaŭ neniam aŭdas. Tial mi opinias utile konigi la interesan iniciaton de kelkaj membroj de l’ «Union des Coopérateurs» en Parizo¹).
Sub aŭspicio de Federacio de Kooperativoj el la Pariza regiono, tiuj K-doj fondis en januaro «Edukan Komitaton», t. e. kooperativan centron de scienca, teknika kaj ekonomia kulturo.
Anstataŭ okazi en ĉambro, kie devige ili estas iom abstraktaj, la klerigaj paroladoj estas faritaj de fakuloj ĉu en muzeoj, ĉu en industriaj entreprenoj ktp. Tiamaniere la faktoj prezentiĝas al la aŭdantaro tute konkrete, kaj pli memoreblaj estas la klarigoj.
La programo enhavas du ciklojn: 1e) historio pri la civilizacio, de la mondorigino ĝis nunaj tempoj; 2e) ekrigardo al la nuna civilizacio.
La parolad-vizitoj estas organizitaj laŭ tute racia plano. Pri la unua ciklo, ekzemple, oni pritraktis kaj pritraktos: en Pariza observatorio, la kosmon; en geologi-mineralogia muzeo, la formiĝon kaj konsiston de la tero; en naturhistoria muzeo, la paleontogogion kaj la rasojn; en prahistoria muzeo (St. Germain-en-Laye) la unu[nelegebla] en muzeo Louvre, la unuajn orientajn civilizaciojn ktp. Pri la dua ciklo, mi citu: rilate al urbanismo²), viziton ĉe grupo da laboristaj loĝejoj je malaltaj luprezoj kaj viziton ĉe higiena muzeo; viziton ĉe gasfabrikoj, ĉe elektra centro, ĉe metalurgiaj fabrikoj, ĉe modelaj teknikaj lernejoj ktp.
Venontan jaron, ĉiu ciklo havos duagradan instruon.
Tiu kultura centro planas ankaŭ starigi pli poste dokumentejon por la aŭtodidaktoj dezirantaj kompletigi sian scion je la socia, ekonomia kaj teknikaj vidpunktoj. Ankaŭ ĝi provos helpi la junulojn al profesia orientiĝo.
La kotizo estas malalta: 5 frankoj por ĉiu ciklo. Kompense la partoprenantoj ricevas resumon de la temo traktata dum la vizito, kun bibliografia noto pri ĝi.
Preskaŭ cent gekooperativanoj ĉeestas regule la vizitojn, kiuj okazas dimanĉon matene, ĉiu ciklo alterne. Tiu nombro, ja malalta kompare la nombron de kooperativanoj en la Pariza regiono, estas sufiĉa; eĉ kelkafoje oni devas aranĝi kelkajn grupojn, ĉar la regularoj de muzeoj kaj fabrikoj ne permesas tiom grandan aron da vizitantoj samtempe.
H. C. (24)
¹) «Unuiĝo de Kooperativanoj», konsumkooperativa societo, kiu grupigas proksimume 73 000 anojn en Parizo kaj departementoj Seine, Seine-et-Oise, Seine-et-Marne kaj Oise. Ĝi posedas 43 viandbutikojn, 189 spicobutikojn en Pariza regiono kaj 41 en invaditaj regionoj, 12 restoraciojn, 1 kafejon, 1 fotografejan salonon, 5 libertempejojn ĉe maro kaj montaro, sume 292 establojn. En 1926, la vendsumo atingis preskaŭ 100 milionojn da frankoj.
²) Scienco aŭ teorio pri konstruado aŭ ordigado de urboj. — Red.
Noto — K-doj kiuj tradukos la supran informon, bonvolu sendi n-on de la gazetoj, kiuj represos nacilingve al H. Cachon, 6, rue Pierre-Curie, Paris, Ve.
*
LETERO DE SENLABORA ENMIGRINTO
Kvankam la registaro kaj privatkapitalistaro bone sciis, ke okazos en la lando senlaboreco ĝi tamen venigis per siaj reprezentantoj en aliaj landoj sennombrajn milojn da eksterlandaj laboristoj por labori en francaj minejoj, fabrikoj ktp.
Nun, laŭ oficialaj statistikoj estas 95 476 senlaboruloj. La subvencio konsistas el 6 fr. por tago, sed granda nombro ne ricevas ĝin. Por 6 fr. oni povas aĉeti 3 klgr. da pano… Ne estas mirinde, ke ĉiuj aziloj estas plenaj je senloĝejaj proletoj — kiuj rajtas resti tie nur tri noktojn! Cetere oni renkontas surstrate kelkajn senloĝejulojn dum la vintraj noktoj. Apud la Pariza parlamentejo mortis pro malsato pola laboristo, kaj poste hungaro. La konsuloj ne interesiĝas pri la proletoj! Ilia naciismo haltas antaŭ tia samnacianaro.
La sekvanta tabelo donos ian bildeton pri la proporcio da eksterlandanoj, kiuj troviĝas en Francio:
| Provinco | Francoj | Eksterlandanoj |
|---|---|---|
| Ain | 303.557 | 12.638 |
| Aisne | 452.276 | 36.723 |
| Allier | 364.828 | 5.734 |
| Ardennes | 266.666 | 30.782 |
| Calvados | 379.751 | 10.741 |
| Marne | 375.183 | 22.590 |
| Haute Marne | 187.536 | 7.834 |
| Oise | 377.590 | 28.381 |
| Puy de Dôme | 504.887 | 10.512 |
| Bas Rhin | 645.793 | 25.192 |
| Haut Rhin | 465.258 | 25.396 |
| Rhône | 930.763 | 63.152 |
| Seine (Parizo) | 4.204.853 | 423.784 |
| Seine et Marne | 356.393 | 23.624 |
| Seite et Oise | 1.053.584 | 83.940 |
| Somme | 455.277 | 18.689 |
En la supre-cititaj departementoj, troviĝas inter la eksterlandanoj plej grandaparte poloj; ili laboras en minejoj por tre malaltaj salajroj, 19—25 fr. por tuta tago. Kiam la direkcio ne estas kontenta pri laboristo, ĝi lin maldungas, kvankam li venis laŭ kontrakto por tuta jaro! Ankaŭ la minej-kondiĉoj estas fiegaj; ĉiutage okazas akcidentoj — eĉ mortiĝoj ofte, antaŭ ol atingas la vunditon la kuracisto. Malsaniĝinto nekapabla labori ricevas 5 fr. por tago, sed nur se lia malsano daŭras pli ol dek tagoj.
Laboristoj ne venu Francion, se vi ne volas morti malsatante sur malvarma malmola strato.
Ch. F. M-H (eks- SAT.-ano)
— pàgina 6 —
La sekcio de scienc-laborantoj en Sovetio
Jus finiĝis la 2-a tutsovetia konferenco de Scienc-laborantoj. Ĝi sumigis la tutan laboron faratan dum la lastaj 3 jaroj, post la unua konferenco. La inaŭgura konferenco konfirmis ĉi sekcion, organizo, kiu estas unika en la tuta mondo, ĉar ĝi estas profesi-organizo de ĉiuj scienculoj kaj scienc-laborantoj — tute egale, ĉu ili instruas ĉe iu supera lernejo, ĉu laboras ĉe iu scienc-esplora instituto.
Dum la unua konferenco, la sekcio kalkulis en siaj rondoj 8000 membrojn; nun ĝi jam kalkulas 14 000. Ekster la sekcio troviĝas pro diversaj kaŭzoj (kiel ĉe aliaj profesisindikatoj) ankoraŭ 6000 personoj, sed ni povas esperi, ke baldaŭ ankaŭ ili aniĝos.
La sekcio laboris plejparte por materia plibonigo de l’ kondiĉoj de siaj membroj, postulante ĉion, kion bezonas sciencularo, ĉe koncernaj ŝtataj institucioj. Kaj la rezultoj estas sufiĉe bonaj. La salajroj de profesoroj altiĝis rimarkinde kaj nun konsistigas — en RSFSR., por 6 horoj da semajna laboro (ordinare ili laboras pli multe, ekzemple en Blankrusio la meza daŭro estas 15 horoj semajne, sed proporcie plialtiĝas ilia salajro) — anstataŭ 48 rubloj en 1924 — 110 rubl., en Ukrainio — anstataŭ 73 — 168 rubl., en Blankrusio la koncernaj ciferoj estas — 77—100 rubl., en Azerbejdjan — 100—180 rubl., en Kartvelio kaj Armenio — 45—72 rubl. Tiuj ĉi salajroj ankaŭ estas nesufiĉaj kaj la tasko de la sekcio estas, ilin konstante plialtigi ĉiurimede.
Rimarkinde ankaŭ plialtiĝis higieneja helpo por scienc-laborantoj. Dum la somero 1926-a estis lokitaj en ripozejoj kaj higienejoj 3860 personoj, el kiuj 75% estis scienc-laborantoj mem kaj 25% membroj de iliaj familioj.
Estis sufiĉe larĝe disvastigita ankaŭ kleriga laboro de la sekcio; ĝi estis farata laŭ du direktoj — laboro inter scienc-laborantoj kaj laboro de ĉi-lastaj inter vastaj laborulaj amasoj. Ĝis nun estas organizitaj en tuta Sovetio 13 «domoj de scienculoj», kie dum la liberaj horoj la scienc-laboranto povas ripozi kaj tralegi tiun literaturon, kiun ial li ne povas al si alproprigi, ekz. diversajn maloftaĵojn, eksterlandajn eldonaĵojn ktp.
Laborante inter laborulaj amasoj, sovetaj scienculoj organizas laboruniversitatojn, vesperlernejojn, lekciojn ktp. Ĉi lasta speco de laboro altiris al niaj scienculoj la atenton kaj la amon de laboristoj.
La sekcio de scienc-laborantoj eldonas sindikatan gazeton «Scienc-laboranto», kiu de aliaj similaj sindikataj organoj distingiĝas per seriozeco; en ĝi ni povas trovi kune kun profesiaj artikoloj, pure sciencajn artikolojn; en la gazeto kunlaboras la plej eminentaj membroj de la sekcio.
Dum ĉi tempo la sekcio per si prezentas fortan profesiorganizon, kiu tagon post tago plimultnombriĝas. Per sia bona laboro la sekcio faris, ke ĉiuj scienclaborantoj jam en ĝi vidas sian veran propran organizon, kies aŭtoritato staras tre alte.
P. Kirjuŝin. (4424 Minsk.)
★
Laŭ-profesia konsisto de l’ hungaria parlamento
Laŭ-profesie, la novelektitaj en 1926 parlamentaj deputitoj hungaraj, dividiĝas jene: Grandbienuloj, 43; etbienuloj, 13; ŝtataj, departementaj kaj urbaj oficistoj, 51; pastroj, 15; profesoroj, 11; inĝenieroj, 7; kuracistoj, 6; eksoficiroj, 10; instruisto, 1; verkistoj kaj ĵurnalistoj, 9; sekretarioj, 5; privat-oficistoj, 5; juĝistoj kaj prokuroroj, 4; advokatoj, 33; bankkaj entrepren-direktoroj, 13; dokumentoj mankas ĉe 19 personoj.
Jen la dividiĝo de la hungara parlamento laŭ partioj:
| Nomo de partioj | Nombro de voĉdonoj | Nombro de delegitoj | Voĉdonoj en proc. | Delegitoj en proc. |
|---|---|---|---|---|
| Unueca (regist.) | 1 000 076 | 171 | 59,1 | 69,7 |
| Kristan-soc. | 257 990 | 35 | 15,2 | 14,28 |
| Soc-dem. | 126 789 | 14 | 7,5 | 5,71 |
| Maldekstra kaj demokrata | 94 900 | 9 | 5,7 | 3,67 |
| Senpartia | 67 832 | 6 | 4,1 | 2,45 |
| Ras-defendantoj | 66 193 | 3 | 3,9 | 1,22 |
| Kamparana | 19 960 | 3 | 1,2 | 1,23 |
| Krist.-opozicia kaj legitimistoj | 25 843 | 2 | 1,5 | 0,81 |
| Sendependaj | 13 810 | 4 | 0,8 | 0,42 |
| Etburĝa | 6 900 | 1 | 0,4 | 0,42 |
| Terlaborista kaj laborista | 2 073 | — | 0,0 | — |
| Etbienula | 5 327 | — | 0,3 | — |
| Diversaj | 4 764 | — | 0.3 | — |
| Entute | 1 692 457 | 245 | 100 | 100 |
Trad. el «Srocialismus» (Socialismo) SAT-ano 343.
*
Statistiko pri la hungaria loĝantaro
Laŭ oficiala publikigo ni tradukas la jenon: Ĉi jare dum la dua kvaronjaro okazis 18 211 geedziĝoj. Por je mil homoj 8,5. Kompare kun la pasintjaro pliiĝo de 1,5 por mil, aŭ sume en nombroj pliiĝo de 2877 edziĝoj. Koncerne la naskiĝoj estas rimarkebla granda malpliiĝo. Dum la ĉijara dua kvaronjaro okazis 55 954 naskiĝoj, la malpliiĝo estas 3396. Pasintjare por ĉiu milo da homoj estis 28,7 naskitoj kaj ĉi-jare nur 26,9. Morte naskiĝis en 1926, dua kvaronjaro, 1663 idoj. Ĉi malfavoran staton nur parte kontraŭpezas la ciferoj de la mortiĝoj. Mortiĝoj okazis ĉi jare dum la pritraktita kvaronjaro 35 764 kaj dum la pasintjara samatempo 37 709 homoj. Inter la mortintoj estas kies aĝo estis sub la 7-a jaro: 11 802 kaj super la sepa jaraĝo mortis: 23 962 homoj.
La suĉinfanmortiĝo ankaŭ iom malpliiĝis. 1926 mortis 8883 suĉinfanoj (1925 dum sama tempo 9446). Sed multaj naskintoj mortis pro akuŝfebra malsano.
Pro tuberkolozo mortis 6290 homoj, por je mil homoj 3,0. La popolpliiĝo en 1926 dua kvaronjaro estas 20 190 homoj (1925 sama tempo 21 641 homoj).
Ge-Batta.
Sovetlandanoj! Se vi petas respondon de la Administracio de SAT uzu la laste eldonitajn oficialajn poŝtkartojn de via ŝtato kun respondo.
★
Prikrima Muzeo
Sub la malnovaj arkaĵoj de Ivanov’a eksmonaĥejo en Moskvo, en du malgrandaj ĉambroj trovis lokon «Muzeo pri studado de krimoj kaj krimuloj».
La elmontraĵo estas plena je ŝtelistaj malŝlosiloj diversspecaj kaj amaso da tranĉiloj malsamaj por eltranĉado de poŝoj. Jen ligna revolvero — bone aspektanta kiel vera. Minace de ĉi-ligna ĵo estis rabitaj kelke da kasistoj.
Sur tablo kuŝas albumoj kun bildoj de krimuloj; laŭ eksteraĵo la krimuloj estas preskaŭ nedistingeblaj de aliaj personoj. Junulo kun simpla kaj eĉ afabla vizaĝo estas nekorektebla krimulo; li mortigis kaj rabis ĉirkaŭ dekon da homoj.
Precipe estas interesaj «krima» gazetaro kaj literaturo: gazeto «Voĉo de l’ malliberigito», gazetoj de malliberejo kaj literatura almanako de malliberigitoj en Soloveckije insuloj, en kies artikoloj oni sentas aspirojn al nova vivo kaj legas pri ĝeneralaj demandoj sociordaj.
Unu ĉambro de l’ muzeo estas dediĉita al malnovtempa malliberejo. Ĉe la muroj kiel serpentoj zigzagas ĉenoj, pormanaj kaj porpiedaj katenoj, per kiuj estis alligataj al puŝĉaroj punlaborantoj. Artaj bildoj montras la malliberejan reĝimon en insulo Sahaleno kaj en la malliberejo de Nerĉinsk en cara tempo.
En la dua ĉambro estas kolektita materialo: fotoj, albumoj kaj modeloj de laboro de malliberigitoj, karakterizanta la reĝimon de sovetiaj malliberejoj. Porvirinaj mansaketoj faritaj el pano (?) alternas kun skribotabloj kverkaj tre delikate faritaj.
En sovetiaj izolejoj oni aŭdas, anstataŭ ĉentintado, movbrueton de maŝinrimenoj; enkarcerigitoj, trafante izolejojn kiel krimuloj, eliras kiel laboruloj. Preskaŭ ne ekzistas izolejo, kie ne estas klubo, teatro, sporta rondeto kaj lernejo por likvido de analfabeteco.
El «Komsomolskaja Pravda», n-o 297, esperantigis A. Sidorov (5458).
— pàgina 7 —
La laborista universitato de Charleroi (Ŝarlerua)
En la belga provinco Hainaut (Eno) ekzistas provinca konsilantaro en kiu la socialistoj havas la plimulton. Ĉi tiu fakto efektivigis la fondon de laborista universitato en Charleroi, kiel nur provincan, neniel nacian entreprenon.
En ĉi tiu bonega universitato, tute ne klasika, estas nun ĉirkaŭ 4500 lernantoj, sub la direktado de 300 profesoroj kaj laborej-ĉefoj. La studoj okazas dumtage kaj ankaŭ vespere kaj preparas la studantojn por ĉiaj industriaj karieroj, de kvalifikata laboristo ĝis inĝeniero.
La provinco Hainaut faras ĉion eblan por altiri la junan Laboristaron al la universitato, kaj sukcese. La instruado estas senpaga; eĉ la meztag-manĝaĵon oni ricevas senkoste plejparte kaj laŭ ĝusta prezo por tiuj, kiuj povas iomete pagi. La infanoj de l’ popolo en ĉi tiu Nigra Regiono povas, se ili havas la necesajn kapablojn, sin levi al la plej altaj pintoj de la industria hierarĥio, per la helpo de la provinco.
Ne estas tut-enhava universitato; en ĝi oni traktas nur la teknikan flankon de l’ vivo; sed almenaŭ ĝi estas laŭdinda entrepreno kiu meritas pri-scion kaj imiton en aliaj partoj de l’ mondo.
Senpartiano.
[REKLAMO p.7] Fundamento de Esperanto. Eldono kvinlingva (franca-angla-germana-rusa-pola) mk. g. Unu volumo in-16 (6a eldono) 1.— · Eldono dulingva (franca-turka) Du volumoj in-16, 80+126-pĝ., kune 0.40 · Eldono dulingva (flandra-holanda) Unu volumo in-16, 12+114-pĝ. 0.30 · Eldonoj: bohema, greka, hispana, hungara, itala, rumana. Ĉiu eldono (unu volumo) 0.30 · Eldonoj: armena, jud-hispana. Ĉiu eldono (du volumoj) 0.30. La Fundamento, kiun ĉiu esperantisto devas elkoni, konsistas el kvar partoj: 1. Antaŭparolo, kie la aŭtoro de esperanto, D-ro Zamenhof, montras la necesecon konservi kiel neŝanĝeblan bazon tiun verkon, absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo, kaj klarigas la kondiĉojn, en kiuj esperanto povos, sen rompo de tiu unueco, riĉiĝi iom post iom, per la alpreno de novaj vortoj aŭ formoj montriĝintaj necesaj; 2. Fundamenta Gramatiko prezentita tre koncize kaj klare en 16 reguloj; 3. Ekzercaro, zorge gradigita, kiu plenigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon; 4. Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 esperantajn unuajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj, kiuj estis alprenitaj kiel bazo por la starigo de esperanto. Grava rimarko. — Ĉar ekzistas tradukoj en multaj lingvoj, ĝi estas la sola metodo uzebla en kurso, kie la lernantoj parolas diversajn lingvojn. Havebla ĉe Administracio de SAT.
La ĵivaroj, «Kapo-Ĉasistoj» — sendependa popolo
Antaŭ kelkaj jaroj, blankuloj sukcesis penetri ĝis la fontoj de riverego Amazono kaj tie trovis la plej strangan primitivan popolon, la ĵivaroj, kiuj povis kvazaŭ sin barikadi kontraŭ iu konkirado. Ili do vivas sendepende en arbaroj, meze de marĉoj, atingeblaj nur per riveretoj tiom mallarĝaj, ke apenaŭ povas surveturi ilin barketo.
Ĉi-tiu popolo, nombrante ĉirkaŭe 25 000 anojn, estas kapoĉasistoj, kredantaj je akiro de forto per posedo de l’ kapoj de venkitoj. Ĉi-kapojn la ĵivaroj prilaboras plej kurioze, eltrovinte rimedon por maldikigi ilin ĝis grandeco de oranĝo — tio nealiigante la trajtojn. La ostoj estas eligataj kaj anstataŭataj per varmega ŝtono. Per alia ŝtono la ĵivaroj «gladas» la haŭton ĝis ĝi kuntiriĝas en grandecon de l’ ŝtono meze de l’ kapo. Ĉi-tiun procedon ili ripetas kun pli malgranda ŝtono en la kapo kaj, post atingo de la dezirita rezulto, la trofeo estas perŝnure pendigata en la kabano de l’ venkinto.
[BILDO p.7 | 33,26,59,50] Desegnaĵo: viro en kostumo, vidata de profile, rigardas malgrandigitan homan kapon kun tre longaj haroj, kiun li tenas antaŭ si.
La ĉi apuda bildo montras laŭ kioma proporcio okazas la malpligrandigo.
★
NOTOJ
La tutmondaj mekanikaj fortoj
La mekanikaj motoroj (lokomotivoj, kurierŝipoj, aŭtomobiloj, motor-tiriloj, ktp.) havas grandan gravecon. Oni taksas ilian tut-mondan forton je 500 milionoj da ĉevalpotencoj. Ĉi-tiu nombro estas certe ne-preciza, sed ĝi sufiĉas por tio, kion ni deziras elmontri. Unu ĉevalpotenco, kiel oni scias, egalas la forton de 10 homoj. Tial, la 500 milionoj da ĉeval-potencoj, konsistantaj el la tutaĵo de motoroj ekzistantaj en la mondo, egalas la potencon de 5 miliardoj da homoj. Nu, la loĝantaro de l’ terglobo nombras proksimume 1 miliardon 700 milionojn; se oni dekalkulas la infanojn, la maljunulojn kaj la kripligitojn, restas ne pli ol proksimume unu miliardo da personoj labor-kapablaj. Tial, la mekanika energio disponebla de l’ homaro estas 5-foje pli multa ol la homaro mem, konsiderata kiel motoro.
Sed kiel ĝi estas dividita? La loĝantaro de Usono nombras apenaŭ 100 milionojn; tiu de l’ resto de l’ mondo nombras 1 miliardon 600 milionojn. La proporcio, do, estas 1 kontraŭ 16. Tial la 500 milionoj da ĉeval-potencoj estas dividitaj tiamaniere, ke la duono apartenas al Usono kaj la alia duono al la resto de l’ homaro.
*
La tutmondaj rezervaĵoj de oro
Laŭ la lasta bulteno de l’ Federacia Rezervaj-Konsilantaro (Federal Reserve Board) de Usono, la stoko de ora metalo en la mondo en 1925 konsistis el 9343 milionoj da dolaroj, kontraste al 5421 milionoj da dolaroj en 1913. La distribuado de ĉi-tiu stoko estas interesplena, ĉar ĝi ebligas ekvidi la alilokiĝojn, okazintaj depost la milito:
| Landoj | 1925 | 1913 |
|---|---|---|
| en milionoj da dolaroj | ||
| Usono | 2870 | 262 |
| Francio | 711 | 679 |
| Anglio | 703 | 170 |
| Japanio | 576 | 65 |
| Hispanio | 490 | 92 |
| Argentino | 436 | 225 |
| Germanio | 288 | 279 |
| Italio | 219 | 288 |
| Kanado | 203 | 143 |
| Nederlando | 178 | 61 |
| Aŭstralio | 165 | 22 |
| Hindio (rezervo en rupioj) | 109 | 73 |
| Rusio | 94 | 787 |
| Svisio | 90 | 33 |
| Javo | 73 | 10 |
| Svedio | 62 | 27 |
| Urugvajo | 57 | 11 |
| Brazilio | 56 | 53 |
| Danio | 56 | 20 |
| Belgio | 53 | 59 |
| Sud-Afriko | 44 | 40 |
| Norvegio | 39 | 13 |
| Nov-Zelando | 38 | 25 |
| Ĉilio | 34 | ? |
| Ĉekoslovakio | 31 | — |
| Rumanio | 26 | 29 |
| Polio | 26 | — |
| Egiptio | 17 | 10 |
| Jugoslavio | 15 | — |
| Hungario | 10 | — |
| Portugalio | 9 | 9 |
| Grekio | 9 | 5 |
| Finnlando | 8 | 7 |
| Bulgario | 8 | 11 |
| Aŭstrio (-Hungario) | 2 | 251 |
| Tutaĵo | 9343 | 5421 |
SOKRATAJ MAKSIMOJ AL JUNULARO
- Meditu malrapide kaj agu rapide.
- Uzu viajn momentojn liberajn por aŭskulti la paroladojn de la saĝuloj.
- Se vi okupas iun postenon gravan, zorgu bone ne doni oficojn iam ajn al malbonuloj; kaj kiam vi forlasos vian postenon, tion faru kun pli da gloro ol da riĉaĵoj.
- Preferinda estas nescio ol multe da konoj nekompletaj, konfuze amasigitaj en la spirito.
— pàgina 8 —
SENNACIULA SPORTA PAĜO
En nova medio
SAT celas praktike utiligi internacian lingvon al la tutmonda Proletaro. Riĉhava estas la ĉeno de ĝiaj ĝisnunaj sukcesoj. Nun ĝi denove alpaŝas por disponi siajn servojn al nova medio. El ĉiuj fakoj de l’ laborista movado, la sporto plej multe sentas la mankon de internacia lingvo. Jam de kelkaj jaroj la centrejoj de la lab. sportmovado konfesis tion, kaj malkaŝe laŭtigis siajn observojn sur ĉi-kampo kaj multaj decidoj pruvas sinceran simpation al esperanto. Precipe en lasta tempo tiaj elmontroj alprenis karakteron, taŭgan por instigi la esperantistaron prepariĝi al sintena laboro. Se la konjektoj ne trompas «Socialista Sportinternacio» (Lucerna) dum sia kongreso en Helsinki definitive akceptos nian lingvon, kaj ankaŭ «Ruĝa Sportinternacio» jam interrilatas kun konata SAT-ano por utiligi esperanton por siaj celoj. Tial certe ĉiuj SAT-anoj salutas la decidon de E. K. pri aperigo de sporta paĝo ĉiumonata. Por konformiĝi al la bezonoj de nia Asocio, tia paĝo devas havi du taskojn: Unue, ĝi servu al la tutmonda sportmovado laborista; due, ĝi estu ilo taŭga por varbi novajn anojn al SAT.
Por atingi la unuan celon necesas, ke ĉiuj sportspertaj K-doj disponu siajn scion kaj spertojn al la redaktanto de nia sportpaĝo. Lia tasko estos: zorgi por edukpova aranĝo de la sportartikolaro laŭ la senco de nia asocicelo. Tion ni atingos per lerta traktado de temoj koncernantaj internaciajn sportaranĝojn, kaj per akcelado de la klopodoj por efektivigi unuecfronton sur sporta kampo. Niaj estontaj kunlaborantoj plej bone subtenos nin, se ili penas eviti polemikon kontraŭ la anoj de alia tendenco sportinternacia. La duan celon ni facile atingos, se niaj viglaj gazetkunlaborantoj ĉerpos el la enhavo de nia paĝo por la naciaj gazetoj, ne forgesante citi la fonton. Krom tio la ekzisto de tia paĝo jam per si mem sufiĉe bone pruvos la utilon de internacia lingvo. Tial kuraĝe al la laboro.
Taŭgan materialon oni sendu al la kompilanto de la sportpaĝo K-do Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11a.
★
Historio kaj evoluo de la sportmovado laborista en Germanio
Kiam, sekve de grandaj teknikaj eltrovoj (vapormaŝino kaj elektro), meze de la pasinta jarcento, industrio iom post iom anstataŭis metiistan produktmanieron, kun la plifortiĝo de la kapitalismo ankaŭ kreskis la klasa antagonismo. Naskiĝis la doktrino de l’ socialismo, kaj ĝiaj adeptoj elpaŝis al vigla varbado por siaj celoj. Estas kompreneble, ke la nova ideo ankaŭ eniris tiaman gimnastikmovadon. Jam ĉiam la gimnastikuloj inklinis al liberecaj ideoj kaj, dum la 1848-a ribelo, ili kune kun studentaro staris sur la barikadoj, kie ili batalis por popola superregeco kaj, laŭ la tiama senco de l’ revolucieco, por unueca kaj libera Germanio. Ĉi ribelemo, post fiasko de la revolucio, ankaŭ eniris la fonditan en 1866 «Germana’n Gimnastikularo’n». Multaj kuraĝaj atakoj kontraŭ ŝovinismo kaj militemo aŭdiĝis el festparoladoj kaj gazetartikoloj de gvidantaj gimnastikuloj. Sed venis la german-franca milito (1870—71), kaj iam tre ribelemaj gvidantoj malkaŝis sian reakciulan internon. Venis 1878 kaj kun ĝi la atenco de la naci-liberalulo Hödel kontraŭ imperiestro Wilhelm I. Jen bona kaŭzo por venĝi sin kontraŭ malamataj socialistoj. Ankaŭ la gvidantoj de la gimnastika movado agordis la kanton kontraŭ la malamikoj de la patrio kaj postulis la t. n. «socialistan leĝon». En la unuiĝoj oni sisteme eksigis nekonvenajn personojn. Kiu konfesis sin al l’ soc. ideo, tiu estis denuncita kaj punita per landomalpermeso. Pro progresanta reakcieco baldaŭ al laboristo ne plu estis eble aliĝi al gimnastika unuiĝo, ĉar oni simple ne akceptis «suspektindajn» personojn. Sed en 1890 ankaŭ la soc. leĝo falis abismen. Laboristaj klerigunuiĝoj jam intertempe estis fondintaj gimnastikajn sekciojn kaj nun ili abunde elkreskis. Je la 21. kaj 22. majo 1893 fondiĝis en Gera la «Germana Laborista Gimnastasocio», la hodiaŭa «Laborista Gimnast- kaj Sportasocio de Germanio». 39 delegitoj reprezentis 4000 membrojn dum la unua asocitago. En 1900, la asocio jam kalkulis 38 000 anojn kaj en 1914 ĝi atingis 187 000. Venis la mondmilito. 35 000 fidelaj anoj lasis sian vivon sur la patriota buĉejo, kaj je la fino de la milito nur restis 40 000. Sed la revolucio portis novan vivon en la vicojn; hodiaŭ la asocio nombras 560 000 membrojn. En ĝi oni praktikas ĉiujn sportmanierojn, k. e. novtempa gimnastiko, piedpilkludo, gimnastludoj, malpezatletiko, vintrosporto, naĝado kaj remado. Teknike la diversaj sportspecoj estas kunigitaj al spartoj: gimnastiko, gimnastludoj, malpezatletiko kaj vintrosporto formas la gimnastsparton, kun 74% el la membraro. 17% apartenas al la piedpilksparto kaj la restaj 9% al la sparto por akvosporto. Kvankam laboristoj ne posedas grandajn riĉaĵojn kaj ĝis la milito ne estis donataj komunumaj subvencioj, nun post la revolucio la konstruagado, spite inflacio kaj ekonomia mizero, estis tre vigla. Ekzistas 222 gimnasthaloj, 371 ludejoj kaj 52 banejoj kreitaj el propra forto.
La asocio mem posedas en Leipzig asocilernejon, kiu kostis 1¼ milionon da markoj. Ĝi estas kvinetaĝa kaj enhavas la administrejon teknikan, instruĉambrojn, dormĉambrojn, fotografan laborejon, restadejon por kursanoj, propran kuirejon, sportkuracistan konsultejon, gimnasthalon en amplekso de 21×28 m. kun moderna scenejo kaj naĝhalon. Ĉi instituto finkonstruiĝis en 1926.
Krom la lernejo la asocio posedas ankoraŭ tri domojn, konstruitajn en la jaro 1912; estas du loĝodomoj kaj unu administra domo. La administra domo enhavas la asocian eldonejon, kiu havas filiojn en 14 urboj de Germanio, kaj la asocian presejon, kiu estas ekipita kun modernaj kompost- kaj presmaŝinoj. La eldonejo presigas 6 asociajn gazetojn por la specialaj celoj de la spartoj kaj asocianoj. Por la konservo de la asocilernejo la ŝtato pagas po 30 000 gm. jare. Por la konstruado la ŝtato nur post kompleta pretigo cedis 200 000 gm. La burĝaj unioj ricevas ĉe ni jam pli grandajn sumojn, ankaŭ kiam ili ne jam tuŝis unu fosilon. La proporcio inter la subvencioj donataj al Laborista Gimnast- kaj Sportasocio kaj burĝaj Unioj estas 2:13.
Citindaĵoj el la asocia vivo estas: 1894, eldono de la unua kantaro «La libera gimnastikulo»; 1897, nomoŝanĝo al la «Laborista Gimnastasocio» kaj, 1919, al «Laborista Gimnast- kaj Sportasocio». Fondiĝo de akcident-subten-kaso en 1895 kaj infanasekuro en 1919. La asocitago en Nürnberg 1899 decidis kiel unuecan saluton por la asocianoj la saluton «Frei Heil» (prosperon al libereca afero). En 1903, okazis oficigo de administranto kaj 1907, fondiĝo de la «Laborista Gimnasteldonejo». Por doni evolukapablecon al ĉiu sportspeco, la asocitago en Munĥeno, 1922, kreis la spartsistemon, kiu dank’ al la konkordemo de la asocianoj garantias bonan prosperon al la Asocio.
(Daŭrigota.)
[REKLAMO p.8] Se vi deziras profundiĝi en la materion de «Sennaciismo», vi nepre aĉetu kaj legu la 2-an eldonon de A. B. C. de Sennaciismo. Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— pàgina 9 —
TRA ESPERANTIO
NIA POŜTO
Fumio oka. — Ni ne bone komprenas la sencon de via artikolo. Kaj ŝajnas, ke vi mem ne havas klaran ideon pri la celo k. taskoj de SAT. Ni do insiste ripetas, ke nia Asocio ne povas havi politikan programon, ne devas politike agitadi pri aktualaj problemoj. La politikaj partioj agitadas por akiri aŭ konservi la regadon. Tiucele, pro taktikaj konsideroj, ili povas, prave aŭ malprave, malobei la principojn, forlasi la rektan vojon k. zigzagi en kontraŭdiroj.
La celo de SAT estas nur eduka, kleriga, informa. Sekve la tasko de la SAT-anoj en Ĉinio estas observi, pristudi k. informi pri la vivkondiĉoj de la tieaj laboristoj. Ili do, ekzemple, sciigu al la Legantaro de «S-ulo», ĉu la laboristoj estas pli aŭ malpli bone pagataj en la fabrikoj posedataj k. estrataj de ĉinaj mastroj, ol en tiuj posedataj k. estrataj ĉu de angloj, ĉu de francoj aŭ de usonanoj.
Kompreneble la eŭropaj SAT-anoj ne povas aprobi k. iel ajn subteni la registarojn, kiuj pretiĝas militi kontraŭ Ĉinio. Sed la ĉiniaj SAT-anoj ankaŭ devas kompreni, ke ia ajn nacia sendependeco ne liberigos la proletojn je kapitalista ekspluatado.
Sed necesas ankaŭ, ke ni ĉiuj komprenu, ke nia sennaciismo povas esti aplikata nur inter ni, nur en la kadro de SAT, nur inter laboristoj esperantistaj. Ni jam delonge skribis, «ke propagandi sennaciismon al neesperantistoj estus kvazaŭ instrui beletristikon al analfabetoj».
Nia opinio pri tio ne ŝanĝiĝis.
Sed ni aldonas, ke estu ankaŭ tute malsaĝe konsili al beletristikuloj, ke ili lernadu alfabeton. Ĉu vi komprenos? Eble ne. Tiaokaze necesos, ke pli larĝe, pli profunde ni priparolu la demandon. Red.
Anonimulo. (Japanio). — Ni ne povas atenti pri anonima denunco. Bonvolu konigi al ni vian nomon kaj SAT-matrikulon. Cetere estus pli atentinda via plendo, se ĝi estus farita je la nomo de la SAT-anoj viaurbaj. Sed estas evidente, ke se ĝustas la de vi menciitaj faktoj, la koncerna K-do ne rajtas okupi la postenon. E. K.
5236: Bonvolu direkti vian proponon al E. K. Jes familianoj povas pagi la ½, sed en tiu okazo, ĉi lastaj ne ricevas jarlibron. Adm.
BIS. Tre ofte la Administracio kaj Redakcio de SAT ricevas plendojn kontraŭ K-doj, sin anoncintaj en la Koresponda Fako de «S-ulo», kaj tamen ne respondantaj al tiuj, kiuj skribis al ili. Tiu konduto estas ja ege riproĉinda. Sed nek la Adm. nek la Red. povas ion fari kontraŭ tiuj malseriozuloj. La interrilato kun korespond-petantoj estas nure privata afero. Cetere, ne ĉiuj korespondpetantoj estas SAT-anoj. Plendojn tiaspecajn ni pretas publikigi en la rubriko «Korespondado», se oni pagas laŭ la tarifo por anonco.
8906: Vi presigu anonceton en «Korespond-Fako». La administranto ne havas tempon por serĉi korespondantojn. — Adm.
- — Via interesa raporto estas tro longa k. specialtema por «S-ulo». Ni sendis vian manuskripton al la Red. de «S.R.»
Al Kelkiuj. — La Red. de «La Lernanto» estas jam de kelka tempo en Barcelono, ne en Paris.
Eksterordinara «Asocitago»
Dum Pasko (15.—18. aprilo) okazos en Leipzig eksterordinara Asocitago de «Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj». Ekstergermaniaj Esperanto-Organizoj laboristaj estas invitataj sendi reprezentanton. Loĝejo por tiuj reprezentantoj estos tute senpaga. Ĉiuj sendaĵoj rilatantaj tiun Asocian tagon estas adresendaj al: K-do Fr. Emmrich, Fichtestr. 102, Leipzig S 3.
Jubileo-Ĉeno¹)
Broz (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; K-dino Parnes (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; Carle (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; Hohenecker (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; Kubitz (Schweinfurt) 0,50 mk.; Ŝlais (Wien) 2 ŝil. aŭstr.; Knourek (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; Skugarevski (Kazan) 0,75 rubl. alvokas ĉiujn SAT-anojn el Gomel, Reĉica kaj Kazan kaj ĉiujn miajn koresp-antojn. K-dino Boxhammer (Dresden) 1 mk.; alvokas Waronko (Odessa) kaj Ŝulgin (Iv. Voznesensk). A. Waronko (Odessa) SAT-aniĝu! K-dino Alaŭdina (Iv. Voznesensk) 1 rubl. alvokas S. Söderberg (Norrahammar); K-dino Medvedeva (Iv. Voznesensk) 1 rubl. alvokas siajn koresp-antojn el Orient-Saksio SAT-anojn: 5791, 1378, 6203 kaj 6168; Wasserbauer (Klosterneuburg) 3 ŝil. aŭstr.; Pijetloviĉ (Colombelles) 2 fr. fr.; Schweinfurter (Holleischen) 16 kr. ĉek.; alvokas K-dojn en Neumer, Holleischen kaj Plzen; K-dino Beiermann (Bielefeld) 0,90 mk.; SAT-grupo (Miĥajlovskij Hutor) 2 rubl.; K-dino Limouzin (Paris) 21 fr. fr.; Soudant (Athis-Mons) 2 fr. fr.; Weber (Untermenzing) 1 mk. alvokas ĉiujn siajn koresp-antojn, kiuj ne jam donacis; Capoulade (Cette) 5 fr. fr. invitas M. Müller (Chemnitz), Grigorjev (Armavir), Batrakov (Kurgan), Nikonov (Voronej), Belvendz (Herne), Gineste, Jové, Diaz, Mailhac kaj Blanc (Cette) kaj ĉiujn SAT-anojn en Béziers; Kletenik (Rostov-Don) 5 rubl. laŭ invito de Bogdanov kaj invitas sekvi la ekzemplon jenaj K-doj en Rostov-Don: Bokarjov, Baranov, Barabanova, Paŝĉenko, Sidorov, Naumov, Ĉumakov, Fedotov; Dobek (Falkenstein) 1 mk.; Friedrich (Markranstädt) 2 mk. laŭ alvoko de Jeleznjakov (Sverdlovsk) alvokas Burkhard (Döhlen) kaj Irmler (Markranstädt); Ŝustickij (Velij) 1 rubl. laŭ alvoko de Bogdanov; Killner (Elberfeld) 1 mk. alvokas Adamson (Göteborg), Bosma (Amsterdam), Popov (Voronej). SAT-grupo (Gross-Schönaŭ) 42,50 mk. kiel unuan partpagon; Röbig (Vjatka) 0,75 rubl. alvokas la K-dojn en Lisboa, Borell (Barcelona) kaj Gek-dojn Schnitzler-Bodet (Verviers). Alalikin (Vjatka) 1 rubl. laŭ invito de Kalaŝnikov, alvokas: Flejs, Smirnov, Strelkov, Ŝmidt, Dobrovolskij kaj Drjagin (Vjatka); Skoropupov (Ŝaĥty) 1 rubl. alvokas Fiŝer (Leningrad), Kudrjavcev (Novorossijsk); Levenzon (Ŝaĥty) 1 rubl. alvokas Gavrilov (Ŝaĥty); Neljodov [?] (Ŝaĥty) 1 rubl. alvokas Malin, Flomin, Ĥlypalo, Talalajev (Ŝaĥty); Nogin (Ŝaĥty) 1 rubl. alvokas Borisov (Ŝaĥty), Zotov (Rostov) kaj Odincov (Jalta). SAT-rondo en Polio donacas 9,40 zl. k. alvokas ĉiujn poliajn lab. esp. grupojn imiti la ekzemplon. Iu (Paris) 38,50 fr. fr.
¹) Vidu la n-ron 100 de «S-ulo».
KIO GRAVAS
al la «Esperanto-Servo» ŝajne ne estas de ĉiuj bone komprenata. Eĉ K-doj en landoj, kie ne estas okazo por eluzo de nia materialo, povas kaj precipe ili devas partopreni nian gazetservan laboron. Ili devas sendi surpoŝtkartajn raportetojn pri la vivo ĝenerala, pri specialaj laborkondiĉoj, neprogresemo de la laboristoj ktp. Ĉi ĉio tre gravas por nia peresperanta gazetservado.
Ekstereŭropaj
K-doj ankaŭ partoprenu nian Esperanto-Servo’n. Kial ĝis nun ne respondis la K-doj en la diversaj landoj ekstereŭropaj ricevintaj niajn materialojn? Helpu al ni fortigi nian aparaton kaj sukceso ne forestos. Senprokraste anoncu vin kiel reprezentanton de via lingvoregiono ĉe: Esperanto-Servo, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germanio).
PRI KOLEKTIVA PERESPERANTA KORESPONDADO
Kiam vi anoncas en Sennaciulo en la nomo de ia grupo aŭ organizo, al vi skribos preskaŭ neniu; sed kiam vi anoncas nur individuan korespondadon, vi akiros sufiĉe multajn korespondantojn.
Kial? Ĉu ni ĉiuj estas tiom individuemaj kaj tute ne deziras korespondi kolektive? Tute ne, la kaŭzo estas alia, ĉar kiam vi sendas leteron laŭ anoncita adreso de iu organizo, vi ankaŭ tre malofte ricevos respondon. Tiun mankon eble ĉiuj gvidantoj de esperanta laboro ekrimarkis. Neniu asertos, ke organizoj bone kaj baldaŭ respondas, neniu kontraŭdiros, ke ĉe la lastaj, dum semajnoj kaj monatoj kuŝas ricevitaj leteroj, vane atendantaj respondon.
Ni sukcesas ĉiam, kiam ni al iu laborista organizo proponas starigi per nia helpo korespondadon kun eksterlando. Ĉiuj laboristoj kaj oficistoj dum la kunvenoj, kie plejparte estas legataj niaj invitleteroj, entuziasme renkontas nian proponon kaj neniu voĉo — nek ĉe la estraro, nek ĉe la laboristaro — estas kontraŭ. Tio pruvas, ke la neceseco de l’ laborista internacia interligo estas treege bezonata ĉe Laboristaro kaj neniu povas kontraŭstari ĝian deziron je senperaj interrilatoj.
Sed ni ne devas trankviliĝi, ekvidinte nian sukceson: la laboro efektiva, la peniga laboro, komenciĝas nur poste. La letero estas tralegita, ĉu sufiĉas? Ne, ĝi devas esti presata ĉie, kie ni povas tion fari: en muraj aŭ fabrikaj gazetoj, eĉ maŝinskribitaj en kelkaj ekzempleroj, fine-presita en profesiunuiĝa gazeto. Ĉiuj devas scii, eĉ laboristoj de aliaj fabrikoj, de aliaj urboj — ke iuj laboristoj komencis korespondadon kun eksterlando. Tio plej bone instigas, al verko de respondo kaj al tio, ke la aliaj laboristaj grupoj povas komenci la samon.
Sed vi plejparte vane atendas promesitan respondon: elektita komisio pro diversaj kaŭzoj ne kolektiĝas aŭ ĝi ne scias, kiel kaj pri kio skribi. Tiam esperantistoj perantoj mem devas verki la bezonatan respondon kaj ĝin montri aŭ tralegi al laboristoj; se ili konsentas, sendi ĝin.
Tie ĉi al mi povas kontraŭstari multaj protestantoj, kiel mi la kolektivan korespondadon anstataŭigas per preskaŭ individua kaj ĝin nomas kolektiva?
Jes, ĉiuj, kiuj efektive havas sperton en laborista kolektiva peresperanta korespondado, jam scias bonege, ke nia t. n. «kolektiva» laborista korespondado estas preskaŭ individua korespondado, kie unu aŭ 2—3 K-doj korespondadas en la nomo de siaj kolektivoj. Alimaniere la afero ne povas esti aranĝita. Nur tiuj K-doj klopodas pri sistema respondo aŭ invitletero, klopodas pri enpreso de la leteroj en gazetoj, sialandaj kaj fremdlandaj, denove agitas per ĉi-gazetoj kaj bruas. La ceteraj laboristoj aŭskultas, legas kaj iam ni konsentas.
Per multaj kurbaj vojoj ni marŝas al la afero de l’ kolektiva laborista korespondado. Nin ne timigu la severaj voĉoj de skeptikuloj kaj kritikuloj — ili plejparte ne laboris tiurilate. Nur post longaj monatoj kaj jaroj, post estonta ankoraŭ pli peniga kaj senlaca laboro ni povas sukcese starigi paŝo post paŝo veran kolektivan korespondadon.
P. Kirjuŝin, Minsk.
— pàgina 10 —
FERA GVARDIO DE SAT
«Fantastika romano…» Tiel nomis sian artikolon K-do Fedorov («S-ulo» n-o 121 kaj 122). Ĉu vere ĉi-bona kaj jam delonge farenda entrepreno estas fantastika?
Ŝajnas al mi, ke ne.
Estas vero, ke ni, esperantistoj-laboruloj, malfacile povas sendi ĉiumonate po duono da usona dolaro. Sed ni ĉiuj bone komprenas, ke ni devas plej multe kunlaboradi al la SAT-movado por fortikigi kaj disvastigi ĝiajn atingaĵojn. Ni prikonsideru, ĉu multe povas nia Ekzekutivo fari per SAT-kotizo! Ĉi-lasta estas ja ridinde malalta.
Ni, laboruloj, kutimis streĉi niajn fortojn por nia komuna afero. Ni scias, ke plua sukceso de SAT-movado estas garantio por venko de nia proleta afero. Do, ni ankaŭ ĉi-tie devas streĉadi niajn fortojn. K-do Fedorov ja ne povas resti kaj ne restos sola. Mi esperas, ke multaj SAT-anoj imitos lian bonan ekzemplon.
Senprokraste mi sendas mian unuan «brikon» kaj faras «sanktan» ĵuron, sendi ne malpli ol dum tri jaroj 1 rublon (½ usona dolaro) ĉiumonate, sendepende de abonoj kaj mendoj. Kiel K-do Fedorov, mi ankaŭ ne estas riĉa aŭ facilanima homo.
B. Jeleznjakov (5583), Sverdlovsk.
Aliĝante al la alvoko de K-do Fedorov mi sendas miajn brikojn por la monatoj januaro, februaro kaj marto po 1 rubl. entute 3,— rubl.
L. Lvov (5763), Zinovjevsk.
*
KRONIKO
Britio.
London. — Parolis pri utileco de esp-o, I. Flower, antaŭ la anoj de l’ Mile End Labor-Partio; ĉeestis 40 p. kiuj spontane esprimis deziron por starigo de esp.-kurso. Ĉe WEA (Lab Eduka Asocio) okazis debato pri tezo: «La lernado de esp-o estas malŝparo de tempo». Kontraŭ tiu tezo parolis K-do Sturmer k. subtenis lian vidpunkton la voĉdonado. La Lab. Esp. Klubo decidis aliĝi al NCLC (Nacia Konsilantaro de Lab. Kolegioj). La 5-a jarkunveno de la Brita Ligo de Esp.-Soc.-istoj (BLES) okazos en apr. 16. ĉe la Lab. Esp. Klubo, London. (3398.)
Ĉekoslovakio.
Praha. — Laborista esperantista unuiĝo aranĝis, 26/11. sian ĝen. kunvenon en la legejo de popoleduka institucio de la fervojista kooperativo. Partoprenis 50 personoj. Pri la signifo de SAT por proletaj esp-istoj parolis K-do Hloupy, kiu varme al ĉiuj ĉeestantoj rekomendis SAT-aniĝi. Lia propono, aĉeti ĉiujn eldonaĵojn de SAT estis aprobata. Nun la unuiĝo aranĝas du kursojn (35 part.). Estas uzata la lernolibro Petro. (4370)
Plzen. — Marton 6-an. okazis regiona SAT-kunveno, ĉe kiu i. a. oni decidis proponi al LLE. intertrakti kun germ. lab. esp-societoj pri kuniĝo k. komuna laboro laŭ vere sennacieca tendenco, k. pri regula informado per bulteno de l’ centro al ĉiuj delegitoj pri laboro en LLE. Ankaŭ oni decidis regule okazigi similajn SAT-kunvenojn por vigligi la movadon inter lab. esp-istoj ĉi-tie. (6734)
Francio.
Cette. — De jam 5 monatoj daŭris la kursoj, ĉe la esp. lab. grupo. La lern. ne estas multaj, sed seriozaj. K-do Salan gvidas la kurson, vizitanta nian grupon unufoje monate; intertempe instruas K-do Capoulade. Jam en nia grupo, 6 K-doj SAT-aniĝis. (6659.)
Germanio.
Bremen. — 11. 2. 27 komenciĝis kurso (35 gelern.) aranĝita de la laboristkleriga kom. «Arbeiter-Bildungs-Ausschuss». Krom funkcias kurso kun 14 gelern. Ambaŭ gvidataj de instruisto Gerke, malnova k. fervora esp-pioniro. (8848.)
Hamburg-Altona. — La Prolet-Esp.-Grupo, kunvenante 13-12-26, decidis aliĝi al LEA. Komenc-jare stariĝis 6 esp.-kursoj kun ĉ. 100 lern. La grupo nombras nun 65, el kiuj verŝajne apenaŭ 25—30 estiĝis SAT-anoj! Sufiĉe multenombra estas la prolet-esp-istaro, kiu partoprenas k. subtenas la neŭtralan movadon. Ni penas gajni ilin por nia grupo. En la januara kunveno ni elektis en la estrecon la K-dojn H. Theobald, W. Behrmann, O. Fehse k. R. Dähne. Ĉiujn sendaĵojn direktu: K-do Hermann Theobald, Hamburg-Altona, Im Hag 5.
Leipzig. — SAT-militsekcio, Leipzig. La 20. feb. kunvenis esp-istoj, anoj de la Ruĝfront-Batalanta Asocio k. fondis grupon nomitan «SAT-militsekcio». Ĉeestis 22 K-doj, kiuj konsentis al la statuto presita en n-ro 113 de «S-ulo» k. elektis krom la grupa gvidanto, subgvidantojn por la urbdistriktoj Centro, Okcidento, Oriento. Taskoj de la 4 gvidantoj estas: 1. organizi la grupon, t. e. registri ĉiujn Ruĝfront-espistojn; 2. starigi kontaktojn kun ĉiuj unuopaj taĉmentoj de Ruĝfront-Batalanta Asocio en Leipzig; peri la korespondadon kun ruĝarmeanoj; 3. organizi kursojn inter anoj de la koncerna organizo ktp. Ĉion sendu al: O. Bässler, Gerberstr. 24, Leipzig C 1.
Jugoslavio.
Karlovac. — Ĉi-tie estas malfermita esp.-kurso de lab-istoj k. nur por lab-istoj. La 20 lern. estas diligentaj. Espereble post 2 monatoj, ni plimultigos la SAT-anojn. 6153.
Latvio.
Riga. — La 2. feb., en ejo de 2-regiona socialdem. partio, komenciĝis esp.-kurso (35 lern.) k. la 16. feb. en ejo de 9-regiona socialdem. partio alia kun 6 lern. Ambaŭ gvid. K-do A. Krastin, laŭ «Petro». 6837.
Sovetio.
Ĥarkov. — La ĉiutaga «Robitnica Gazeta Proletar«, organo de Tutukrainia Sindikata Konsilantaro, de post la 9. 2. aperigas kurson de esp-o por ukrainlingvaj lab-istoj.
Kiev. — Por 1927, jam pagis SAT-kotizon 36 Kiev’aj K-doj. Feb. 7. junpioniro Braginski komencis novan esp-kurson kun 12 pioniroj. La 19. en Milita Komisarejo, K-do Golovanevski raportis pri: «Lab. klaso k. Intern. Interligo». Ĉeestis ĉ. 60 teritoriarmeanoj, kiuj multe interesiĝis pri esp-o. Kieva Distrikt-Komitato de Komjunularo oficiale komisiis K-don Golovanevski efektivigi interligon de Kievaj junkomunistaj ĉeloj kun la eksterlandaj per esp-o. La laboro estas komencita. En feb. ekfunkciis novaj esp-grupoj en Milit-Politika lernejo (13 lern.) k. en 3-a k. 4-a ŝtatmuelejoj (20 lern.); gvid. K-do Golovanevski. Loka radio-sendstacio disaŭdigis 3 raportojn de K-do Egers pri loka esp.-movado. Ĉe instruista sindikato ĉiusemajne funkcias esp.-rondeto. Gvid. K-do Viktorov-Ĉehoviĉ. Jan. 30. k. feb. 5., okazis SEU-jarkunveno de Kievanoj. Post raporto pri la VI-a SAT-kongreso, k. pri la jara laboro, oni elektis por nova komitato: K-dojn V. N. Devjatnin, B. Egers, T. Fedotov, M. Vail, L. Golovanevski, N. Koroljov k. kiel kandidatojn, Gr. Kagarlicki k. Ŝ. Vajnŝtejn. Sep. Duok.
Kremenĉug. — La kurs-laboro sukcese progresas; nova esp-rondo fondiĝis ĉe fervojista klubo «Lenin» (35 lern. sub gvido de K-do Goldfeder). Rondoj por studi esp-on ankaŭ aperis en Fervojista Profesia Lernejo (tie dank’al K-do Ŝlipper, 9 K-doj SAT-aniĝis), k. jun-pionira taĉmento de l’ infandomo n-o 5 (K-do Saprovski). Estas projektata fondo de kelkaj eksperimentaj rondetoj en kelkaj aliaj infan-grupoj. La loka ĉiutaga «Kremenĉugskij Raboĉij» dum jan-feb. enpresis 5 tradukaĵojn el esp. leteroj, 8 kronikaĵojn pri la loka peresp. korespondado k. laboro de esp. konsultejo. La loka esp. korespondejo speciale favore akceptas korespondaĵojn de ruĝfront-batalantoj, infan-grupoj, laboristinoj.
Leningrad. — 15-2-27 kunvenis 800 K-doj de medicin-laboristoj de Vasiljeva insulo (urbo Leningrado) por elekti 2 anojn al Leningrada soveto. Oni atentigis la kandidatojn pri la devigo por lernantoj studi unu eksterlandan lingvon, inter kiuj oni mencias esp-on. Ja. Brukson (1896).
Minsk. — Dum jan. en Blankrusaj gazetoj, aperis 52 artikoloj trad. el leteroj de eksterlandaj esp-istoj. Oficejo de I.L.I. komencas priservadi per materialo 15 novajn ne-blankrusajn gazetojn.
Omsk. — Organiziĝis esp-rondo en la milita klubo «Frunze» pere de 1 loka societo; kunvenoj dufoje semajne. Ankaŭ estas organizita senpaga esp-kurso por la klubanoj (22 gelern.). Gvidas K-do T. Jevimov. J.
Podrojne (Kremenĉug-distr.). — En ĉi-vilaĝo nia K-do Skirda fervore ekagis por popularigi la mondlingvon inter kamparanoj. Ĉ. 60 Gek-doj (precipe junuloj) studas nun esp-on.
Smolensk. — Lastmonate en unu grupo de Kvara Smolenska 9-a-Jara Lernejo, je nomo de Komjunular-Internacio, estis enkondukata esp-o kiel aliaj sciencoj, sed por volontuloj. Lernas 30 Gek-doj. Krom tio, en lernejo funkcias rondeto (20 anoj). Malfeliĉe estas, ke ni ĝis nun ne trovis gekorespondantojn por nia lernejo. (7193)
Tver. — Komisiite de Agit-prop-Fako de Tvera Gubernia Komitato Kompartia, K-do Varankin disaŭdigis per loka radio-stacio raporton pri la agado k. aktualaj taskoj de Tvera organizo de SEU. En n-o 3 de organo de Tvera Gub. Kompartia Kom., aperis granda artikolo pri uzo de esp-o en internaci-interliga laboro de Tvera Kavaleria Lernejo. En klubo de tiu lernejo, 13-2-27, estis prezentata nova agitteatraĵo de V. Varankin «D. E.» (Donu esperanton!). Ĝi estis ripetata ankoraŭ kelkfoje en lab. kluboj de l’ urbo. Feb. 16. K-do Kondrackij raportis ĉe Fabrik-Region-Komitato de SEU k. ĉe Fabrikregionkom. de VLKSM, en la Lenina klubo de la teksfabriko. Kunvenis proks. 40 gelab-istoj, preskaŭ ĉiuj pioniroj, komjunuloj k. partianoj. Poste estis organizata en la klubo esp-rondo. K-doj Kondrackij, Nikonov, Podsabijakin, Egorov, de Fabregionkom. de SEU. konstante fervorege servas al nia komuna celo. Dank’ al grandaj klopodoj de Fabregionkom. de SEU., ni jam havas du esp-ĉelojn en la fabriko, malgraŭ ke ĝi naskiĝis nur antaŭnelonge. F. Oka.
Urunok vilaĝo. — Pli ol monaton en nia vilaĝo funkciis esp-rondo kunvenanta 3-foje en semajno, en kiu estas 15 komencantoj (terkulturistoj). Ĉiuj niaj vilaĝanoj interesiĝas pri la ronda laboro, ĉar ni komencas koresp.-on kun terkulturistoj el ĉiuj landoj. Interesajn leterojn ni presigas en ruslingvaj gazetoj. (6279)
Velij. — 20-3-27 la Velija SAT-societo festos sian unuan fondiĝ-datrevenon. La lasta jaro estis por ni tre sukcesa. La SAT-rondeto duobliĝis. Esp-on nun lernas 100 K-doj. Samtempe kun la festo estos aranĝita ekspozicio de jurnaloj, pk. il. eksterlandaj, ktp. (6771)
*
KOREKTO
En la Kroniko de n-o 125—126, bedaŭrinde enŝoviĝis eraro. Ni sciigis, ke la Kiev-aj K-doj vendis 600 kalendarojn kun esp-a gramatiko; la nombro devus esti 6000.
— pàgina 11 —
★ DIVERSAĴOJ ★
GRAVEGA URĜA PETO
La gazeto «Uralskij Raboĉij» (Urala laboristo) favore publikigis salutleterojn ricevitajn en esperanto el diversaj landoj, okaze de datreveno de l’ oktobra revolucio kaj okaze de propaganda esperanta vespero. Ĉi-tio tre multe helpas esperantan movadon en urala regiono. Nun Sverdslovska distrikta komitato de SEU kaj SAT-grupo intencas organizi reciprokajn salutleterojn de proletaj organizoj, okaze de la unua de majo. Ĉi-salutleterojn ni publikigos ĝustatempe en diversaj gazetoj de Uralo kaj dum la festo tralegos antaŭ la amasoj de Laborularo.
SAT-anoj organizu la aferon! Ni nepre respondos same.
Pruvu utilecon kaj taŭgecon de esperanto!
Forĝu solidarecon de tutmonda Proletaro!
Adresu: U.S.S.R., Sverdlovsk, poŝtkesto n-o 174, Labinkor.
Komisiite, B. Jeleznjakov. (5583)
*
AL RADIISTARO TUTMONDA
En Kieva Societo de Radio-Amatoroj (KODR), enradikiĝis grupeto (pli ĝuste unu persono) da idistoj, kiu fuŝas la tutan laboron por internacia lingvo inter radiistoj. Nun ĉe la sama societo fondiĝas SEU-ĉelo, kiu havas la taskon per faktoj pruvi la praktikan preferindecon de esp-o super ido.
Atentante la gravecon de tiu tasko, kies sukcesa plenumo disponigas por esp-o ankoraŭ unu send-stacion, Kieva SEU-fako alvokas ĉiulandajn radiistojn-esp-istojn sendi al Kieva Radi-amatora Societo leterojn, gazetojn kaj ĉion, kio frape ilustras amasan aplikadon de esp-o inter radiistaro.
Ĉion adresu: «KODR.», por K-do Vajnŝtejn, S., str. de Varovski, 14, Kiev, Sovet-Unio.
*
UTILIGU LA OKAZON
Dum pasko, 15—18 aprilo, okazos en Erfurt (Germanio) regnokonferenco de la «Internacia Laborista Helpo». Okaze de la konferenco oni aranĝos grandajn manifestaciojn. La adreso estas: Sekretariat der «Internationalen Arbeiter-Hilfe», z. H. Paul Schäfer, Schwerinstrasse 7, Erfurt, Germanio.
Gek-doj tutmondaj, sendu salutojn esperantlingvajn kaj deziresprimojn pri esper-anto kiel eble plej en nomo de iu ajn organizo al ĉi supra adreso, por ke ni dejoru kiel interpretantoj. SAT-ano 6876, (Erfurt).
*
ATENTU!
Ĉiulandaj Komjunulanaroj, Junaj-Pioniroj, Laboristaj kluboj kaj rusaj Ruĝarmeanoj. Dum la Paskaj tagoj (17—18 aprilo 1927) estos la tutgermana komjunulara kunveno en Hamburg (Germanio) kien alvenos la komjunularanoj el ĉiuj lokoj de Germanio.
Gek-doj, sendu salutaĵojn (se eble stampitajn) de viaj kluboj kaj ĉeloj. Montru, ke nia SAT-aparato servas. Junular-Perantoj, instigu viajn Gek-dojn forsendi la salutaĵojn ĝustatempe. Sendu ankaŭ ekspoziciaĵojn, murgazetojn, broŝurojn, flugfoliojn ktp.
Eŭropanoj, forsendu ĉirkaŭe 10—12 tagoj antaŭ Pasko. Adreso: K-don F. Köhnke, Hamburg 19, Sartoriusstr. 22, Germanio.
PRI GIMNASTIKA OLIMPIADO EN PRAHA
Partoprenontoj skribu al K-do: Hloupy, E. Praha VII — Štitného strato — 958 Ĉekoslovakio. De nun ankaŭ ĉiujn korespondaĵojn, kiuj koncernas la esperantan fakon de Olimpiado, estu al li sendataj. Se vi sendus ion laŭ malnova adreso, respondo ne estas garantiata.
La Lingva Angulo
Demando:
Pli kaj pli oni uzas, precipe rusiaj K-doj, la esprimojn laborulo, laborularo k. s. Ĉu ne estus pli bone uzi la pli logikajn formojn laboristo, laboristaro k. s.? — 670.
Respondo:
La formoj kun IST estas pli ĝustaj kaj jam nun multe pli ofte uzataj, kio estas grava en la lingvaj demandoj. Fakulo.
Pri tiu demando ni korespondis kun Fakulo kaj rimarkigis, ke la vorto LABORISTO iel entenas aĉigan sencon. Tio montriĝas en la fakto, ke al laboristo oni pagas «salajron», dum advokato, profesoro kaj similuloj ricevas «honorarion». En Sovetio, kie ekzistas socia sistemo laŭ kiu, principe, regas la laboristoj kaj kamparanoj, kredeble la tieaj esperantistoj, konscie aŭ ne, opinias, ke ne taŭgas la vorto laboristo por difini la kategorion de homoj pri kiuj ili parolas. Pro tio ili do eble preferas uzi la formon LABORULO, kiu povas rilati same bone al urbano, kamparano, advokato aŭ profesoro.
Al tiuj niaj rimarkoj respondis Fakulo jene: «Mi volonte konsentas vian bonan pravigon pri la formo LABORULO, sed necesas interkonsenti, ke ambaŭ formoj (laboristo, laborulo) ne povas esti uzataj kun la sama signifo. Gramatike ne ekzistas aĉiga senco en la sufikso IST…»
Ni do povas daŭrigi la uzadon de la formo LABORULO, donante al ĝi tre larĝan sencon. Ĉiuj homoj, kiuj faras utilan laboron, ĉu masonisto, ĉu profesoro, povas esti nomataj laboruloj.
Kaj ankoraŭ unu rimarkon: Kiam fakte regos la Socialismo en la mondo, forestos la salajrosistemo kaj sekve la vortoj laboristo, salajro, honorario havos nur historian signifon… Red.
PETRO KURSA LERNOLIBRO
II. Eldono.
Korektu preserarojn:
pĝ. 6, lin. 15: anst. kompletivan — komprenivan. pĝ. 13, lin. 15: anst. horaj — horoj. pĝ. 14, lin. 5: anst. frukto — fruktoj. pĝ. 21, lin. 8—9: anst. tridekvin — tridek kvin. pĝ. 26, lin. 2, 10, 14, 17, 19, 20, 21, 27, 33 kaj pĝ. 27, lin. 29: anst. majstro — mastro.
*
Korekto
La artikolo «pri barbaraĵoj en Sovet-Sibirio», kiun koncernas kolektiva protesto de irkutskaj SAT-anoj, presita en n-o 123/124 de «S-ulo», aperis en n-o 111 de «S-ulo», sed ne en n-o 3 de «S-ulo» kiel erare oni presis en la responda artikolo de la irkutskanoj.
M. Krjukov.
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Le Cri du Peuple, Lyon-Nîmes, 26-2-27: «Vartejo en Kremenĉug» (123—4). — La Provence, Nîmes, 26-2-27: «Vartejo en Kremenĉug» (123—4). — Norges Kommunistblad, Oslo, 14-1-27: «El la demokratia Aŭstrio» (118); 29-1-27: «Ĉe la estontularo» (119—20); 2-2-27: «La nuntempa Ĉinio» (118). — Krasnij Nalstuk, Orel, 13-2-27: «Blankaj mastroj — flavaj sklavoj» (119—20). — Arbeiter-Zeitung, Frankfurt, 11-2-27: «Oficiala protekto de esperanto en Britio». — Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 13-11-26: «Fizik-kulturo en USSR» (107); 30-11-26: «Kion ricevas aŭstria laboristo» (108); 3-12-26: «Notoj el Norvegio» (112); 6-1-27: «Senlaboreco en USSR» (108); 25-1-27: «El Japanio» (119—20); «El Germanio» (119—20); 3-2-27: «La Senlaboreco en Polio» (118); 2-2-27: «El hispania vivo» (118); 3-2-27: «El Svedio» (121—22). — Neue Zeitung, München, 2-3-27: «K-do Stefan Nemeth mortis en hungaria malliberejo». — Le Travail, Verviers, 8-12-26: «Homvendo en Eŭropo» (108); 19-12-26: «La Pekinaj ĝinrikŝoj» (108); 16-12-26: «La soc. demokratio en Aŭstrio» (115). — Le Peuple de la Loire, St. Etienne 23-1-27, 1-2-27: «Homvendo en Eŭropo» (108). — L’ Effort, Lyon, 15-2-27: «Nova kodo pri edziĝo en USSR» (103); «Hispania reakcio kaj instruado» (106); «El Oriento» (105); «Klasa justeco» (119—20). — «La Pekinaj ĝin-rikŝoj» (108); «El Bulgario» (112); «Formigrado el Hungario» (110); «El Bournemouth distrikto» (112); «Sciigoj el Norvegio» (112); «Kion povas aĉeti aŭstria laboristo» (108). — The Shop Assistant, Britio, 19-2-27: «La stato de junlaboristoj en Jugoslavio» (119—20). — Le Combat, Bruxelles, feb. 1927: «Kio okazis en Nederlanda Hindio?» (117).
Presis el SAT-Informservo.
Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 2-2-27: «Fordono de pastra rango» (121—22); 3-2-27: pri norvega elmigrado kaj alkohol-konsumado en Germanio. —
Enhavas notojn pri SAT.
Voorwaarts, Rotterdam, 17-2-27: bildo de VI-a Kongresaj poŝtmarkoj. — The Daily Herald, London, 25-2-27: mencio pri «Karl Marx: lia Vivo kaj Verko» kaj pri «S-ulo» de Mark Starr. —
Enhavas priesperantajn artikolojn.
Krasnij Nalstuk, Orel, 28-1-27. — Le Populaire, Paris, 25-1-27, 4-2-27, 6-2-27. — L’Emancipateur, Bourges, 23-1-27, 30-1-27. — Neue Zeitung, München, 27-2-27: kurs-anonco. —
Enhavas tradukaĵojn el esperantaj Leteroj.
Le Cri du Peuple, Lyon, 29-1-27, 5-2-27. — Le Syndiqué du Centre, Bourges, jan. 1927. — L’Effort, Lyon, 1-3-27: 5 artikoloj de Prolet-Inform. de FEO. — Molot, Rostov, 18-2-27, 23-2-27. — Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 21-2-27 (2).
NEKROLOGO
Post longa, 5-jara suferado, mortis la 10. 1. 1927 mia kara vivamikino kaj SAT-anino n-ro 7107 K-dino
Tatjana Lorentson
Honoron al ŝia memoro! (1929)
— pàgina 12 —
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Belgio.
K-do Houben, Ad., Kemmelbergstr. 3, Berchem, Antwerpen, p. m., p. k. il., bildflanke.
Britio.
— Gek-doj k. alilanduloj, kiuj vizitos Anglion, bonv. informi la sekretarion de «Lab. Esp. Klubo». 114, Duke St., Stretford Rd., Manchester pri sia alveno.
Ĉekoslovakio.
K-do Václav Fischer, Neumĕr, 34, p. Holyŝov ap. Plzen, dez. koresp. pri ĉ. temoj kun Gek-doj, L, PI, k. ĉ. l.
K-do Václav Ŝuh, Neumĕr, 19, p. Holyŝov ap. Plzen, dez. koresp. kun ekstereŭropanoj, L, PI.
Francio.
K-do Meyer, Victor (ŝutranĉisto), 16 rue de Bonale, Lyon VII, kun samprofesiuloj en Krimeo.
K-do Marcel Roux, 90 rue Boileau, Lyon VI (Francio), propagandcele petas K-dojn el USSR sendi murgazetojn esp. aŭ ruslingvajn eld. de kluboj, ĉeloj ktp. Repagos elspezojn.
Germanio.
K-do Gustav Boll, (librobindisto) Sprendlinger Landstr. 224, Offenbach a. M. dez. koresp. pri meti- k. lab. temoj.
K-do Robert Flemming, Lohestr. 20, Breslau, dez. koresp. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-do Albert Stern, Bahnstr. 31-a, Stuttgart-Untertürkheim, dez. koresp. k. ĉ. l. PI, L.
— Ruĝaj help-organizaĵoj aranĝos la 10. de aprilo distrikt-konferencon en Orient-Saksio. Sendu salutskribaĵon! Interŝanĝo de raportoj k. materialoj estas dezirata. Adr.: Kurt Reichert, Hendrichstr. 14, pt., Klotzsche b. Dresden.
K-do Paŭlo Hennig, Schulstr. 25, Papitz ap. Leipzig, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
K-do Friedrich Rau, Löwengasse, 3, Nekkarsulm (Wttbg.), dez. koresp. nur pri homeopatio.
K-do Hans Mischewski, Gerlachstr. 96-k, Königsberg i. Pr., pri div. temoj nur kun ekstereŭropanoj. Resp. nepra.
K-do W. Balczun, Kapornerstr. 9-a, Königsberg i. Pr. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., pref. kun Anglio k. Francio.
— Esp. grupo dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. Resp. akurate. Adr.: K-do W. Balczun, Kaporner Str. 9-a, Königsberg i. Pr.
K-do August Kienhöfer, Engelgasse, 5, Schwäbisch-Gmünd, petas terkulturistojn de Usono k. Sud-Ameriko pri sciigoj rilate terekonomio k. kondiĉoj ĉe enmigrado.
— Lab. Esp. Grupo-Mannheim, dez. kolektive koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., interŝ. esp-aĵojn. Adr.: Württ. Hof, G. 5, Nr. 3, Mannheim.
Stratŝanĝo: K-doj Paul kaj Fritz Nixdorf, loĝas nun: Horsthausener Str. 38, Herne i. W.
K-do Alfred Ziegler, Röderichstr. 49, Frankfurt a. M.-Rödelheim dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI. Resp. certe.
Nova Adreso: K-do R. Mahns nun loĝas Berlin-Reinickendorf, Gen. Barby-Str. 104-a. Dez. koresp. k. interŝ. PM kun Sovetio.
— Lab. Esp. Grupo-Lunzenau, dez. koresp. pri ĉ. temoj, interŝ. gaz. k. ĉ. l. Adr.: K-do Fritz Kramer, Altenburger Str. 93, Lunzenau (Mulde).
K-do Arno Paul, Thür. Sparkasse, Zeulenroda, sendas artpoŝtkarton kontraŭ urbvidajkarto, precipe kun Sovet-Azio.
K-doj Anton Lang kaj Walter Winkler, Lonza-B. II./40, Waldshut i. Baden, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI. Certe resp.
K-do H. Vogel, Fichtestr. 17, Chemnitz i. S., dez. koresp. pri korpkulturo k. nudkulturo kun bildoj k. ĉ. l. Nepre resp.
K-do Oskar Preusser, Kl. Ulrichstr. 3, III., Halle a. S., dez. koresp. pri ĉ. temoj, precipe pri la metalbranĉo, k. ĉ. l.
Hispanio.
— 9 junaj K-doj dez. koresp. kun italaj, ĉekosl. germ. k. rusaj Gek-doj aŭ SAT-grupoj pri lab. temoj. Resp. garantiata. Adr.: A. Rodriguez, San Vicente-E., Baracaldo (Vizcaja).
Sovetio.
— Gejunula grupo dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj. Adr.: K-dino Peskovskaja, Centr. Raboĉ Biblioteka, ul. Trockogo, 64, Odessa.
— Germanlingvanoj! Sendu germanlingvajn gaz. kaj jurnalojn pri Radio k. agrikulturo por germ. vilaĝo. Interŝanĝe vi ricevos samajn ruslingvajn aŭ sov. PM. Resp. certa. Adr.: Odessa, Dolnickaja, 42, II. Goskoĵzavod. Zavkom.
K-do S. P. Gornostaev [?], str. 10 Aŭgusta, 77, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do V. K. Lehkov, Ŝujskaja-gorod, 7/7, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do G. Artemjev, Poŝtkesto, 2, Nalĉik, pri politikaj, laboristaj, sociaj k. pedag. temoj k. ĉ. l., prefere kun Azio, Aŭstralio, Ameriko, Afriko k. Proksima Oriento. Ĉiam resp.
— Junulkomunista grupo de 10-a uzinkomitato de metalistoj, dez. koresp. k. ĉ. l. junulkom-istoj pri lab. vivo. Adr.: Jaĉejka VLKSM, 10 zavkoma metallistov, Rogojsko-Simonovsk. Rajona Uljanovskaja, 65, Moskvo.
K-do Josefo Karantbajvel, (inĝeniero) B.-Gnezdnikovskij, Nr. 10, kv. 228, Moskvo, dez. koresp. kun tutmonda K-daro pri moderna arkitekturo k. interŝ. fotojn k. jurnalojn pri konstruarto. Speciale dez. ricevi prospektojn de konstrufirmaoj.
K-do F. Markelov, (poŝttelegrafisto) Poŝtkontoro, Buzuluk, Samara gub., dez. koresp. pri ĉ. lab. temoj k. ĉ. l. PI, PM, PK.
Adresŝanĝo: K-do I. Lidin (jurnalisto), Poŝtkesto, 630, Moskvo, (antaŭe en Kazan).
— Militpolitika lernejo dez. koresp. kun ruĝfront-batalantoj, sportuloj ĉiulandaj. Adr.: V. P. Ŝ. (vojenno-politiĉeska ŝkola), dlja krujka Esperanto, Kiev.
K-do Jak. Avrunin, (jun. kom.) Puŝkin-str. 37, Kremenĉug, pri ĉ. temoj k. ĉ. l. (precipe polit. temoj), L, PK, PM. Resp. garant.
K-do S. Hercik, Volodarskaja, 18, Stalingrad, pri div. temoj preferinde pri lab. k. esp. movadoj, interŝ. PM, PI, ilust. jurnalojn.
K-do I. Carovski, Bazarni, pr. 1, 22, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PI, PK.
K-do V. Ponomarenko, (19 j.) Distancia, 52/118, Odessa-Tovarnaja, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj L, PI.
— Labesko en Odessa serĉas koresp-antojn el ĉ. l. pri lab. vivo, sindikata, virina, junula, pionira movadoj. Pri strikoj, kongresoj, konferencoj laboristaj; viv- k. lab-kondiĉoj, salajro, lernej-aferoj, lab. lernado, senlaboreco, sociasekur-kooperat., kluboj ktp. Resp. garantiata. Adr.: K-do S. Gelrud, Knijnij per 3, Odessa.
— Grupo Esperantista, Krasnaja, 32, Krasnodar, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK.
K-do Ilĉjo Kalinin kaj K-do Levin A., Oranjerejnoje, Astraĥanskoj gub., dez. koresp. k. ĉ. l. ge-esp-istoj. Interŝ. L, PK, belajn bildojn k. a., ĉiam resp.
K-do V. Korjov, Vredenska-str. 30, 4, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do Kacnelson, Andreejevska-str., 11, 5, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
— Pafist-sportula rondeto, dez. koresp. kun paf sport. organizaĵoj. Adr.: Kiev, Jurkovska, 22, Zavkomu dlja strelkovogo krujka.
— Esp. rondeto ĉe junkom-ista klubo, dez. koresp. k. ĉ. l. Adr.: M. Vail, Bratska, 11, 9, Kiev.
K-dino Tanja Kanevska, Pirogovska, 47, 12, Kiev, k. ĉ. l.
K-do I. Kotlar, (junkom-isto), Bibikovski, 19, 3, Kiev, k. ĉ. l.
K-do Sp. A. Budanov, Panskaja, d. b. Pavlova, Jilkollektiv, 1, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. k. ĉ. l.
Usono.
Adresŝanĝo: K-do Karl Fröding, 602, Seventh St. Rockford, (Illinois), deziras korespondantojn pri naturkuracado, etnografio, lingvoscienco. Speciale el ne-eŭropaj landoj.
SOVETLANDANOJ ATENTU!
K-do Gustav Jäckel (elektroteknikisto), Bad Schlag, Nr. 52, ap. Gablonz a. N. (Ĉekoslovakio) dez. akuratan korespadon pri labor- kaj vivkondiĉoj en via lando. Resp. garantiata.
PETO
Du K-doj esp-istoj, razisto kaj ŝuisto, serĉas laboron, ili ambaŭ estas pretaj elmigri eksterlanden, plej volonte al Sovetio, Usono, Kanado aŭ Sud-Ameriko. Ni ankaŭ pretas fari alian laboron. Ni estas edziĝintaj. K-dojn, kiuj donos al ni bonan informon, ni laŭeble rekompencos. Adr.: K-do Josef Buka, ulice 28, října, strato de 28 oktobro, 1094, Nymburk (Ĉekoslovakio).
[REKLAMO p.12] INSTRUISTOJ via gazeto estas INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Gazetabono: 2,50 mk. g. Kotizo al TAGE: 0,50 mk. g. Specimenon petu de M. Goldberg, Frohburger Str. 68, p., Leipzig S 3 (Germ.)
[BILDO p.12 | 79,74,93,83] Kvinpinta stelo kun radioj, apud la reklamo de Internacia Pedagogia Revuo.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 131-132, 2 d’abril de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 131—132 APERAS SEMAJNE 2. Aprilo 1927
[BILDO p.1 | 45,5,63,17] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super la titolo.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe |
Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe |
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
|---|
MORTO, HEROISMO, PLOROJ
Cwm (elp. Kum), vilaĝo en Suda Kimrolando, amase funebris la 6-an de marto. Ok miloj da homoj malgaje marŝis en longa procesio al la enterigejo. Kovrita estis ĉiu fenestro pro simpatio. Al la tombo portiĝas 20 el 53 viktimoj de la eksplodo en la loka karbminejo, kiu okazis antaŭ kvin tagoj. La aliaj korpoj ankoraŭ restas en la minejo.
Dumnokte je la unua, marde matene, timiga sono de tondro kaj fumo ĉe puto de la karbminejo alarmis la vilaĝon. Savantoj senhalte rapidis kaj horoe penis trovi la viktimojn. Nur 80 laborantoj travivis la teruran sperton. La subteraj vojoj ŝtopiĝis. Ŝtonegoj falis. La kanarioj portitaj kiel proviloj ne povis vivi pro la gaso. La savantoj riskas sian vivojn, sed vane. Kiu povas vivi en tubo de kanono dum pafado? Alia granda katastrofo lokiĝis en la longa listo de la brita karbmin-industrio.
La ĵurnaloj anoncis samtempe, ke en Mansfield (mezo de Anglio) 13 aliaj ministoj droniĝis en ŝakto. La patrinoj spite la pluvo atendis kaj atendadis. La edzinoj iris al ĉambro ĉe l’puto de la minejo por rekoni la restaĵojn de siaj kunuloj. La filetoj vane petis informon pri la reveno de siaj amataj patroj. Malaperis la brilaj sonĝoj de la korrompitaj fianĉinoj. Kortuŝa neforgesebla tragedio. Homa ploro kaj homa sango denove makulis la karbon!
Antaŭe la homaro rezignacie nur funebris, sed nun en ĉi tiu afero okazis io, kio signetas, ke rezignacion anstataŭas juĝo pri respondeco. Ne Dio, sed Kapitalismo kulpas. Kompreneble eĉ la ĵurnaloj, kiuj senkompate dum la lokaŭto atakis la karbministon, nun simpatias kun li en tiu ĉi katastrofo. Por montri, ke aflikto kunigas la homojn senklase kaj senpartiece, la ĉefministro Baldwin (elp. Boldŭin) kun lia edzino vizitis la
[BILDO p.1 | 32,52,64,72] Foto de entombigo: pastro en blanka vesto kaj grupo da viroj kun ĉapeloj kaj ombrelo ĉirkaŭ malfermita tombo.
Ĉetomba diservo
Malgraŭ katastrofoj kaj senindulga ekspluatado, ministoj daŭre kredas al pastroj kaj akceptas iliajn servojn.
lokon de la katastrofo. Sed la karbministoj memoris, ke li subtenis la plilongigon de la labortago (kiu ne permesas, ke la karbminejo malvarmiĝu) kaj la malaltigon de la salajro de homoj laborantaj en konstanta danĝero. Ili scias, ke granda profito per pli granda produkto de karbo pli gravas al la karbposedantoj, ol la vivo de la ministo. Tial ili rifuzis akcepti la hipokritajn larmojn kaj publike du-tri centoj el la atendantoj proteste kriadis kontraŭ la ĉefministron. Nun li scias, kion la karbministo pensas pri li.
Kaso por la suferantoj stariĝis. La karbminist-sindikato partoprenos la oficialan enketon pri la kaŭzo de la katastrofo. Laŭdire tiu minejo estis danĝere varma kaj la oficistoj pli atentas la produkton de karbo ol la protekton de vivo. Spertulo jam asertis, ke eksplodo en minejo estas forigebla, sed ĝis nun la elspezoj por tia forigo estas tro grandaj por la nunaj mastroj, kiuj preferas oferi vivon sur altaro de profito. (488)
★
Laborista edukado en Britio
Ĵus eldonita broŝuro «Edukado por Emancipo» montras, ke laborista edukado sub la Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj, ankoraŭ progresas en Britio. Sep novaj sindikatoj starigis planojn kaj sume 35 nun provizas kursojn por siaj 2 075 000 anoj. Jen statistiko pri la studantoj de ekonomio, socia historio, sindikatismo kaj esperanto interalie:
| Jaro | kursoj | studantoj | Jaro | kursoj | studant. |
|---|---|---|---|---|---|
| 1922/23 | 529 | 11 993 | 1924/25 | 1048 | 25 071 |
| 1923/24 | 698 | 16 909 | 1925/26 | 1234 | 30 398 |
La korespondfako montras pli grandan kreskon. En la antaŭnelonge komencita esperanto-kurso, pli ol cent K-doj lernas. Jen la kompleta tabelo:
| Jaro 1923/24 | 90 Korespondkursanoj |
| Jaro 1924/25 | 645 Korespondkursanoj |
| Jaro 1925/26 | 1459 Korespondkursanoj |
Krom kursoj, 6154 studantoj ĉeestis specialajn lernejojn kaj preskaŭ du mil specialaj lekcioj estis donataj dum la karbminista lokaŭto.
Daŭras efiki la fermentilo. (488)
— pàgina 2 —
2 SENNACIULO
Tago el la vivo de ministo
Ekrigardon en individuan vivon ebligis la artikoloj de K-doj 2978 kaj 6190. Dezirindas ja pli ofte doni al artikoloj pli personecan karakteron, ĉar al plejmulto el la SAT-anoj ne estas eble vidi propraokule ĉiutagan vivmanieron de alilanduloj. Tial mi volas imiti la ekzemplon de la ĉi supre menciitaj K-doj.
Mi laboras en ŝtonkarbminejo vestfalia (Germanio). La labortempo alterniĝas de semajno al semajno; ĝi daŭras de mateno ĝis posttagmezo aŭ de posttagmezo ĝis nokto.
Ĉe matenlabortempo, mi kaj mia edzino estas vekataj per tintado de nia vekhorloĝo je la 4.45 horo. Ellitiĝinte mi pretigas min dum mia edzino preparas detranĉaĵojn de pano kaj 2 litrojn da kafosurogato por kunporti al la laborejo. Manĝinte, sen apetito pro la tro frua horo, iom da nutraĵo, je la 5.10 h. mi iras al la minejo. Tie, en granda halo pendas alte per ĉeno ŝlositaj miaj porlaborvestaĵoj inter centoj da aliaj, apartenantaj al labor-K-doj. Vestinte min per laborvestaĵoj, mi iras al lampejo, kie kontraŭ kontrolmarko, mi ricevas lampon. Enviciĝinte kun aliaj laboristoj apud ŝakto mi atendas la 4-etaĝan liftegon, nomitan ŝaktkorbo, kiu transportadas sinsekve 48 ministojn en 700-metran profundon de la minejo. Tiam estas la 5.45 horo.
Interno de minejo estas kvazaŭ retaro el transversaj horizontalaj tuneloj kaj diagonalaj galerioj, kondukantaj al oblikve kuŝantaj karbsedimentoj, kiuj havas ĉi-regione plej ofte nur alton je 1 metro. Tra la horizontalaj tuneloj estas transtirataj, per elektrolokomotivoj, aroj da vagonetoj, enhavantaj tunon da karbo, al la ŝakto kaj de tie revenas al karbekspluatejoj malplenaj vagonetoj. Forlasinte la korbon, mi iras al laborloko atingebla post 20 minutoj. Tie mi demetas vestaĵojn, eĉ ĉemizon, pro varma temperaturo de 26—28° C. Tuj komenciĝas la laborado. Okazas, ke ministoj triope ĝis dekope laboras kune samloke en diversspeca peniga laboro.
Ekzistas 2 ĉefaj kategorioj de ministoj: elfosistoj kaj transportistoj. La unuaj estas la pli maljunaj, jam pli spertaj pri subteraj danĝeroj. La duaj estas pli junaj, kiuj ne malpli penige laboras, plenigante per ŝovelado kaj transportante per puŝado vagonetojn al kolektejo. La elfosistoj estas salajrataj laŭ kvanto, kaj la postulita de inĝenieroj normo estas ofte apenaŭ aŭ tute ne atingebla, ĉar la ekspluatemo de la kapitalismo kaj ties helpantoj estas preskaŭ senlima. Mi apartenas al la unua kategorio, ĉar mi jam laboradas en karbminejoj depost la jaro 1900. Komencinte la laboron, oni ne plu estas memstara individuo, sed nur sensignifa ero de produktprocedo. Ĉi tie konkuradas kruda muskola aŭ maŝina forto. Ĉiu penso devas esti direktata al diversspecaj danĝeroj, ĉar ne pasas tago dum kiu ne estas pli malpli grave vundita iu ministo. Krom tio, minlaboro malsanigas, precipe la pulmojn, pro densa
[BILDO p.2 | 39,14,63,43] Ronda foto: ministo duonnuda elfosas karbon per maŝina ĉizilo en malalta galerio.
Elfosado per maŝin-ĉizilo
polvo, kaj okulojn pro konstanta laboro en nesufiĉa lumo.
Je la 10 h. dum proksimume 20 minuta paŭzo, estas manĝata pano kaj avide, pro soifo, trinkata kafosurogato, por povi iom pli freŝe labori dum la lasta duono de la labortempo, kiu finiĝas je
[BILDO p.2 | 38,43,63,70] Foto: ministo puŝanta plenan vagoneton sur reloj en subtera galerio kun lignaj apogtraboj.
Transportlaboro
la 1.15. Vestinte min mi iras al ŝakto por veturi surteren kaj alvenas je la 1.45. Tie jam atendas niaj anstataŭontoj. Post redono de mia lampo mi iras al komuna banejo por purigi mian polvokovritan korpon sub duŝo. Surmetinte la stratvestaĵojn, mi forlasas la minejon — libera ĝis venonta mateno. Mi atingas la hejmon je la 2.30.
Mia hejmo estas relative bona loĝejo el 4 ĉambretoj, apud multuzata strato en laborista kvartalo. Tagmanĝinte kun mia edzino, pro laceco mi dormas horon, ĉar mi jam iom malfortiĝis korpe, pasiginte pli ol 8000 labortempojn po minimume 8 horoj sub la tero; pro tio mi perdis multe da tempo el mia vivo. Kvankam ministoj pro tro peniga laboro iom apatiiĝas, tamen ili ne staras en lastaj vicoj de batalantoj por la liberigo! … Ministo (2295).
★
Senlaboreco en Belgio
Asekuro kontraŭ nevola senlaboreco
Belgiaj lab. sindikatoj jam tre frue antaŭmilite, por protekti siajn anojn kontraŭ la malbonoj de senlaboreco, kreis helpkasojn, kiuj dum kelka tempo monsubtenis siajn membrojn senlaborajn.
Dum la milito, la senlaboreco estis gravega kaj la urbestraroj estis devigataj mem subteni la senlaborulojn. Sekve de tio, ankaŭ pro la daŭra postmilita senlaboreco, la ŝtato per ordono de la 30. 12. 1920, starigis tutlandan kason (Le Fonds National de Crise) destinitan por plilongigi la daŭron de la monhelpo pagita de la sindikataj «Kasoj kontraŭ Senlaboreco» al siaj anoj.
Sindikataj kasoj kontraŭ senlaboreco
La sindikato fiksas la kotizon pagotan por tiu kaso kaj, se ĝi estas akceptita de la Ministerio por Laboro kaj Industrio, la ŝtato aldonas 50% el la pagitaj kotizoj. La subtenkondiĉoj estas leĝe limigitaj; se tiuj limigoj ne estas akceptitaj de la sindikato, la kaso ne estas oficiale subtenata kaj ĝiaj membroj ricevas nenian oficialan helpon. Jen kelkaj limigoj: Ne povas ricevi helpon de la Kaso 1. la membroj ne kapablaj labori pro iu ajn sanmotivo, 2. tiuj, kiuj strikas aŭ estas lokaŭtataj, 3. tiuj, kies senlaboreco okazis pro striko, kiun ili konsentis aŭ pri kies solvo ili havas intereson, 4. tiuj, kies senlaboreco estas sekvo de striko, kiu celis apogi postulon neprofesian, 5. tiuj, kiuj donas aŭ apartenas al societo kiu helpas daŭrigon de tia striko. La leĝo postulas, ke la senlaboruloj estu kontrolataj matene kaj posttagmeze ĉiun tagon.
La daŭron de la subteno fiksas laŭvole la statuto de la Kaso (ofte inter 30—50 tagoj dum tempospaco de 12 monatoj). Por ricevi subvencion, necesas esti membro regule paginta la kotizon de unu jaro.
Ŝtata kaso kontraŭ senlaboreco
(Fonds National de Crise)
Ĉi-tiu ŝtata kaso funkcias jene: a) Ĝi pagas al edziĝinta senlaborulo, dum li estas subtenata de la sindikata kaso, po 2.50 fr. tage por edzino, se ŝi nur prizorgas la hejmon, kaj po 2 fr. tage por ĉiu infano malpli aĝa ol 14 jaroj (16 se la infano vizitas kursojn ĉe profesia lernejo aŭ alia). b) Kiam la senlaborulo ne plu rajtas sindikatan subvencion, la ŝtata helpkaso pagas iun subvencion al li kaj al la familio. Tiu kaso pagas por 30 tagoj dum tempospaco de 12 monatoj (iafoje dum 60 tagoj en grava krizo). 15% el tiuj subvencioj de la ŝtat-kaso estas al ĝi
— pàgina 3 —
SENNACIULO 3
repagotaj de la sindikata kaso kaj 10% de la loĝurbo de l’ senlaborulo.
En iaj okazoj, kiam sekve de esceptaj cirkonstancoj, la Sindikata Kaso ne povas plenumi siajn promesojn statutajn, la Ŝtata Kaso, post enketo, povas anstataŭi ĝin, kondiĉe je repago estonta.
Urbaj aldonoj kontraŭ senlaboreco
En urboj kaj urbetoj, kie la proletaj partioj havas influon, la urbo aldonas sumeton al la sindikataj subvencioj. Ekz., en ĉirkaŭaĵo de Bruxelles, iuj komunumoj pagas por tago po 3 fr., aliaj po 4 fr.
Rimarko: 1) Nur sindikatano rajtas ricevi ŝtatan kaj urban subvencion senlaborecan, ĉar la registaro akceptas nur «Kasojn kontraŭ Senlaboreco» organizitajn de la sindikatoj. 2) Neniam la subvencio povas atingi 2 trionojn el la salajro.
Kiom pagas la membroj?
La kotizoj tre varias, eĉ inter membroj de sama sindikato. Ekz. la tekslaboristoj pagas respektive: 0.50, 0.45, 0.40 kaj 0.30 fr. semajne. En aliaj sindikatoj la kotizoj estas pli altaj kaj tiam ankaŭ estas pli altaj la subvencioj.
Kiom ricevas la senlaborulo?
Ankoraŭfoje, la subvencio estas tre diversa; ĝi dependas iagrade de la semajna kotizo pagita. Ekz., la meza taga salajro de tekslaboristo estas: 30 fr. Estante senlabora, li ricevas en regiono de Bruxelles:
| De l’ sindikata kaso Fraŭlo |
De l’ urba kaso Fraŭlo |
De l’ ŝtata kaso Edzino |
Infano |
|
|---|---|---|---|---|
| Klaso A | 5,— fr. | 4,— fr. | 2,50 fr. | 2,— fr. |
| Klaso B | 4,50 fr. | 4,— fr. | 2,50 fr. | 2,— fr. |
| Klaso C | 4,— fr. | 4,— fr. | 2,50 fr. | 2,— fr. |
| Klaso D | 3,— fr. | 4,— fr. | 2,50 fr. | 2,— fr. |
Post elĉerpiĝo de la rajtoj ĉe la sindikato, li ricevas de la ŝtato:
| Klaso A | 5,— fr. | 2,50 fr. | 2,— fr. |
| Klaso B | 4,50 fr. | 2,50 fr. | 2,— fr. |
| Klaso C | 4,— fr. | 2,50 fr. | 2,— fr. |
| Klaso D | 3,— fr. | 2,50 fr. | 2,— fr. |
La meza salajro de konstrulaboristo en Bruxelles estas 32 fr.; dum senlaboreco li ricevas de l’ sindikato, 8 fr., de l’ urbo, 4 fr., por edzino 2.50 (ŝtata) kaj por infano 2 fr. (ŝtata), sume 16.50 fr. Post elĉerpiĝo de la sindikataj rajtoj, li ricevas de la ŝtato 4 fr., 2.50 fr. por edzino kaj 2 fr. por infano, sume 8.50 fr.
Produktado kaj aĉetpovo
Postmilite la senlaboreco iom post iom malpliiĝis. Ja, oni tiom detruis, ke multo estis bezonata, sed ankaŭ la aĉetpovo mankis kaj jam en 1921 la produktado superis la aĉetpovon kaj estiĝis gravega krizo de senlaboreco. La daŭra falo de la belga franko favoris tiam la eksportadon kaj tiele la krizo serioze malpliiĝis. Nun, Francqui (Franki) firmigis la belgan monon. La firmiĝo alportas 1. la industrian «taylor»-igon kun la maldungo de laboristoj, 2. pro la ĉiam pli pezaj impostoj, la daŭran plikostiĝon de la vivo, kiu reduktas la aĉetpovon. Ĉio ĉi kompreneble naskas krizon, kies unuaj signoj jam montriĝas, kaj, komparante kun aliaj landoj, oni rajtas kredi, ke tiu krizo ne estos momenta, sed, ke kontraŭe, la senlaborularo restos multnombra dum longa periodo.
Ĉi-sube estas oficialaj ciferoj, sed ili ne povas doni tute precizan bildon, ĉar ili rilatas nur laboristojn, kiuj aliĝas «Kason kontraŭ Senlaboreco». Ne-sindikatanoj do ne estas enkalkulitaj:
| Nov. 1926 | Dec. 1926 | Jan. 1927 | Feb. 1927 | |
|---|---|---|---|---|
| Senlaboruloj | 8 088 | 8 217 | 15 731 | 15 741 |
| Part-senlaboruloj | 13 295 | 14 907 | 17 815 | 30 922 |
| Sume | 21 383 | 23 124 | 33 546 | 46 663 |
Sen ia troigo oni povas diri, ke la ĝustaj nombroj estas duoblaj. Ili montras klare, ke la krizo grade pliakriĝas. En alia artikolo ni ekzamenos, kiamaniere la proletoj kontraŭagas la situacion.
M. Van Aelst (Bruxelles).
★
Pri senlaboreco en la germana Ruhr-Regiono
Mi loĝas en la mineja urbo Buer, kiu havas pli ol 100 000 enloĝantojn, el kiuj 90% estas laboristoj, la plej granda parto ministoj. Nuntempe la nombro de senlaboruloj estas 1700, tio signifas, ke 8 ĝis 10% el la Laboristaro estas senlabora.
Ĉiu, kiu estas maldungita ricevas subtenon ekde la tria tago post la sciigo ĉe la laborperejo. Kiu estas maldungita pro nesufiĉa laborado, malobeemo kaj similaj motivoj, tiu ricevas subtenon nur post 4 semajnoj. Oni esploras ĉu la senlaborulo havas iajn enspezojn, ĉu pension, renton aŭ ion similan. Tiaokaze li ne ricevas la tutan subtenon, sed nur elcentan parton. La ŝtata subteno daŭras dum 52 semajnoj. Post tiu tempo ĉiu devas labori dum 3 monatoj por rajti denove la subtenon, kaj plie li devas esti membro de la malsan-asekuro. En la malsanasekurkotizo estas samtempe enkalkulata la senlaborul-asekuro. La tarifo estas jena: Senlaboruloj en aĝo de 14—18 jaroj ricevas semajne po 5 m. g.; ili devas labori ĉiutage dum 4 horoj (tielnomata deviglaboro); 18—21 jaroj, semajne po 7 m. g.; pli ol 21 jaroj: Fraŭlo, semajne po 11.50 m. g.; edziĝinto sen infano, semajne po 14.05 m. g.; edziĝinto kun 1 infano, semajne 16.60 m. g.; kun 2 infanoj, 19.10 m. g.; kun 3 infanoj, 21.00 m. g.; kun 4 infanoj, 24.00 m. g.; kun pli ol 4 infanoj, ne pli ol 24 m. g.
Post 8-semajna senlaboreco altiĝas ĉi sumo semajne po 1 m. g. En okazo de malsano, ĉiu senlaborulo kaj liaj familianoj ricevas senkostan kuracistan helpon kaj kuracilojn.
Por konkrete montri kiel vivtenas senlaborulo, mi citu mian propran ekzemplon. Mi estas karbministo, edziĝinta kaj havas 4½-jaran infanon. Senlabora mi estas depost la 15. X. 1925. Intertempe mi laboris de la 26. VIII. 1926 ĝis 18. XII. Ĉiun vendredon mi ricevas mian subtenon, 17.60 m. g.; ĝi estas elpagata en la sindikata domo. De tie mi iras al la poŝtoficejo por forsendi leteron kaj karton, al miaj gekorespondantoj. Por afranko mi elspezas ĉiusemajne 0.40 ĝis 0.50 m. g. Post kiam mi hejmen venis, mia edzino foriras en la kooperativan vendejon, por aĉeti ĉion bezonatan por la semajno. Nun mi notas la prezojn de l’ ĉefaj nutraĵoj:
| Terpomoj (Cent funtoj) . . . . | 7,50 m. g. | |
| Pano . . . . . . . . . . | 1½ kg. | 0,60 „ |
| Margarino . . . . . . . | ½ kg. | 0,68 „ |
| Sukero . . . . . . . . . | ½ kg. | 0,36 „ |
| Rizo . . . . . . . . . . | ½ kg. | 0,24 „ |
| Pizoj . . . . . . . . . . | ½ kg. | 0,34 „ |
| Faboj . . . . . . . . . . | ½ kg. | 0,30 „ |
| Faruno tritika . . . . | ½ kg. | 0,28 „ |
| Salo . . . . . . . . . . . | ½ kg. | 0,10 „ |
| Kafo (miksita kun hordea grajno) . . . . . | ½ kg. | 0,90 „ |
| Ovo . . . . . . . . . . . | 0,16 „ | |
| Sapo (ŝmira) . . . . . | ½ kg. | 0,45 „ |
| Sapo (firma) duobla peco . . | 0,38 „ | |
| Natura (planta) grasaĵo . . . . . . . | ½ kg. | 0,80 „ |
| Oleo . . . . . . . . . . | 1 litro | 1,20 „ |
| Viando porka . . . . . | ½ kg. | 1,30—1,50 „ |
| Viando bova . . . . . | ½ kg. | 1,00—1,20 „ |
| Viando bova frostigita | ½ kg. | 0,70 „ |
| Kolbaso . . . . . . . . | ½ kg. | 0,70—2,40 „ |
Prezojn pri vestaĵoj, ŝuoj ktp. mi ne aldonas, tial ke senlaborulo ne povas aĉeti tiajn aĵojn. Por unuĉambra loĝejo, hejto, lumigo, mi pagas semajne po 3 g. m. Monate mi devas elspezi por gazetabono 2.20 m. g., kotizojn por la liberpensula asocio 0.60 m. g. por mi kaj la edzino, 0.30 m. g. por laborista gimnastikunuiĝo. Por leterpapero, libroj, elspezoj por tramo ktp., mi bezonas monate 3—5 m. g.
Gek-doj! nun imagu mem la vivtenadon de senlaborulo en la Ruhr-regiono. Alian enspezon mi ne havas kaj sekve devas vivi nur pere de l’ ŝtata subteno. En Germanio ekzistas 2 milionoj da senlaboruloj kaj preskaŭ ĉiuj devas vivtenadi kiel mi.
Malgraŭ ĉio mi diras: «Ni ne almozpetu, sed kuraĝe batalu por rajto kaj libereco». Parolanta Pigo (7951).
[REKLAMO p.3] Fundamenta Krestomatio — Ekzercoj, fabeloj kaj legendoj, rakontoj, el la vivo kaj sciencoj, artikoloj pri esperanto, poezioj. Unu volumo in-16, 460-paĝa (10-a eld.) Prezo: 2.50 mk. g. La libro de ĉiuj oni povus nomi la Fundamentan Krestomation. Post Fundamento de Esperanto ĝi estas la verko la plej grava, kiun ĉiu esperantisto devas koni. D-ro Zamenhof tiris mem el siaj verkoj, kaj el la verkoj de la plej bonaj esperantistaj verkistoj, ĉiujn artikolojn, kiuj estas en ĝi. La libro enhavas ĉarmoplenajn legendojn, interesajn rakontojn, anekdotojn, lingvajn kaj sciencajn artikolojn, ktp. Fine belegan kolekton da 70 poezioj, el miaj plej lertaj esperantistaj poetoj. Ĉio estas zorge gradigita, kio faciligas ĝian akiron al la novaj esperantistoj. Havebla ĉe Administracio de SAT.
— pàgina 4 —
4 SENNACIULO
Laborista vivo en Barcelono
De post kelka tempo, mi loĝas en Barcelono. Mi estas tipografisto kaj laboras, kune kun kvindek kunuloj en la sama laborejo, ok horojn ĉiun tagon t. e. kvardek ok horojn semajne. La laboro ne estas rutina kaj devigas preskaŭ ĉiam cerbumadi.
De la oka horo matene, post matenmanĝo, mi laboras ĝis la dektria, kiam mi havas du liberajn horojn por tagmanĝi (de la laborejo ĝis mia hejmo estas kvaron-horo). Je la dekkvina, denove komenciĝas la laboro, kiu daŭras ĝis la dekoka. Mia semajna salajro estas sesdek-peseta, kvankam ĝenerale en Barcelono oni pagas nur kvardek ok pesetojn.
[BILDO p.4 | 23,20,38,36] Portreto de juna viro kun malhela hararo, en jako kaj kravato.
Dum miaj liberaj horoj, efike mi laboras por kaj per esperanto, ĉu tradukante, ĉu propagandante.
Nun, multaj kompostistoj estas anstataŭataj de modernaj maŝinoj, ĝenerale en la ĵurnalaj presejoj kaj pro tio, la senlaboruloj plimultiĝas. En Barcelono estas proksimume kvincent presejoj, kvardek el ili gravaj; multaj el la aliaj havas nur unu maŝineton, ĉe kiu laboras tri aŭ kvar funkciigantoj.
La ĝeneralaj vivkondiĉoj estas ĉi-tie malfacilaj; por montri tion, mi nur komparos la prezojn de nutraĵoj kun la jamaluditaj salajroj:
| 1 kilogramo | da pano kostas | 0,75 | pesetojn |
| 1 „ | „ bov-viando | 3,40 | „ |
| 1 „ | „ bovid-viando | 4,— | „ |
| 1 „ | „ ŝaf-viando | 4,30 | „ |
| 1 „ | „ rizo | 1,25 | „ |
| 1 „ | „ terpomoj | 0,45 | „ |
| 1 „ | „ fazeoloj | 1,50 | „ |
| 1 „ | „ sukero | 1,80 | „ |
| 1 | ovo | 0,30 | „ |
| 1 litro | „ vino | 0,50 | „ |
| 1 „ | „ oleo | 3,— | „ |
| 1 „ | „ lakto | 0,75 | „ |
Pro la ega manko de loĝejoj ĉi-tie, ĝiaj prezoj estas tre altaj; nur estas sufiĉe da tiaj, kiuj estas lueblaj de riĉuloj kaj altrangaj oficistoj (ili kostas 75 ĝis 1000 pesetojn monate).
Se iu laboristo deziras vivi kun ia komforto, li devas lupagi monate 100 pesetojn, sed kompreneble sole teknikistoj povas tion fari. Ĝenerale, laboristoj povas pagi nur 18—50 pesetojn, kaj sekve ili vivas malkomforte. La etaĝoj aŭ loĝejoj, kies prezo estas malpli ol centpeseta, havas nek banĉambron, nek higienan necesejon; multaj ankaŭ ne havas elektron.
Ĉio, kio antaŭas, rilatas nur unuopan vivadon. Tamen, en multaj ĉambroj loĝas diversaj familioj, amasiĝantaj kiel la bestoj laŭ tre malbonaj higienaj kondiĉoj. Sed oni eĉ povas vidi pli da malbonaĵoj; ekzemple, ĉirkaŭ la urbo, en kelkaj lokoj, ekzistas proksimume 25 000 barakoj, kiuj havas nek akvon, nek necesejon, nek elektran lumon. Tiuj domaĉoj minacas konstante la sanon de la barcelonanoj. Multaj loĝantoj vestiĝas, manĝas kaj trinkas tre malbone, tial ke ili gajnas tiom malmulte (4—6 pesetojn tage); ilia vivo estas vera kalvario. Tamen la prezoj de tiuj barakoj estas preskaŭ tiom altaj kiel por la enurbaj loĝejoj havantaj pli da oportunaĵoj.
Kvankam la laboristaj kondiĉoj estas malfacilaj, tamen la plejmulto el la laboristoj senkonscie konsentas laboradi por salajro malpli alta ol la ĝenerala nivelo. Mankas ĉe ili klaskonscio; mankas forta organiziteco. SAT-ano 6959.
★
EL SVISIO
La reakcio senĉese klopodas prepari novajn katenojn por sia samlanda sklavaro.
Atentinda punkto estas preparo de leĝo por nuligi la okhoran labortagon. Amaso da bankistoj faris projekton por pligrandigi la labortagon de 8 ĝis 9 horoj por la ŝtatoficistaro kaj mallongigi la libertempon. La «ŝparo» estus partigita mezkvante inter la ŝtato kaj la oficistaro kiu ricevus ĉirkaŭ po 100 fr.
Ĉu la svisa popolo falos en tian kaptilon, tio estas dubinda; la baldaŭa kunsidaro de la landa parlamento diros, ke la bankistoj estas pravaj, sed la «reĝopopolo» diros per ĝenerala voĉdonado sian lastan vorton. Sklavo.
★
Kiel oni vivas en Aŭstrio
Burĝaro. Antaŭ nelonge mi iris tra la ĉefaj stratoj de centra distrikto en Wien, kaj mi vidis lukson nekredeblan, sed tio estas jam kutima afero. Kio frapis mian okulon estis, ke en preskaŭ ĉiu elmontrofenestro estis afiŝeto kun surskribo: «Balo en operodomo. Sinjorinoj venu en bala kostumo, maskitaj, sinjoroj en nigra frako, blanka vesto kaj kravato, kaj kun bastono. Enirpago: sinjorinoj, 30 ŝilingoj aŭstr.; sinjoroj, 40 ŝilingoj.»
[REKLAMO p.4] Sub signo de Gaja Muzo! ★ Verdkata Testamento de RAYMOND SCHWARTZ Afr. 2.— mk. g. ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT.
Pri bala kostumo de burĝinoj devas esti rimarkite, ke ĝi kostas 200—500 ŝ. kaj laŭ kastaj kutimoj ne povas esti uzata 2 fojojn en la sama sezono; do, se oni alkalkulas ankoraŭ porvestajn elspezojn de la viro, kaj poste la komunan trinkadon ktp., oni facile ricevos sumon per kiu multaj laboristaj familioj devas vivi tutan jaron.
Tiom grandskale sin amuzas burĝaro! Sed se laboristoj postulas iom pli da pago, pro konstanta plikostiĝo de necesaj vivbezonaĵoj, estas ĉiam la sama respondo: Neeble, pro la ekonomia krizo, eĉ la salajroj estas tro altaj.
Ĉu laboristo ne rajtas demandi: Kiel estas eble, ke burĝa virino povas elspezi 30 ŝ. kiel nuran enirpagon por balo, kiam dekmiloj da laboristinoj estus feliĉaj laborgajni dum tuta semajno la saman sumon? Kiam senlaboreco kreskas, kiam estas multaj, kiuj ne havas tegmenton super la kapo, kiam eĉ militinvalidoj devas almozpeti? …
Laboristaro. Mi posedas kopion de salajrolisto de laboristino, kiu estas okupata en kablo-fabriko. Ŝi laborgajnas semajne 27 ŝ. 84 groŝ. El tiu sumo estas ĉiusemajne dekalkulataj 2.93 ŝ. kiel pormalsanasekuro, imposto ktp. Ŝia filino, 19-jara, gajnas en teksa fabriko po 18 ŝ. semajne. Konatulon mi havas, kiu ricevas po 35 ŝ. semajne. Li estas komizo. Eble iu diros, certe estas nur unuopuloj, kiuj tiom malmulte gajnas. Mi intence nur kelkajn konatojn menciis; sed estas tutaj distriktoj, kie Laboristaro gajnas semajne la samon, kiun pagas iu burĝo kiel enirprezon al la balo. Ekz. en distrikto Möllersdorf en teksa fabriko gajnas viroj po 35 ŝ. semajne kaj tie la vivo estas pli kara ol en Wien mem. En Grünbacha karbminejo oni pagas eĉ ne 40 ŝ. ĝenerale; super tiu sumo signifas jam bonan salajron. La vivo estas same kara kiel supre montrita.
Mi montris nur la plej malaltan salajron, ĉu ne? Do, kvalifikaj metallaboristoj en aŭtomobilfabriko ricevas po 60—63 ŝ. semajne. Sed estas sufiĉe da ŝtatoficistoj, kiuj ricevas monate po 124 ŝ. sen iu ajn aldono.
Jen prezoj de kelkaj bezonaĵoj; oni notu, ke la prezo de pano estas kvazaŭ mezurilo — se ĝi plikostiĝas, same okazas ĉe aliaj aĵoj; depost novembro 1926, la pano dufoje plikariĝis po 4 groŝ. Peza pano kostas po 80 groŝ. por 1 kg. 240¹); terpomoj, po 28—50 groŝ. por 1 kg.; butero, po 5 ŝ. 60 groŝ. por 1 kg.; 1 trambileto, 24 groŝ.; ĉapelo, 8—24 ŝ.; vesto, 80—300 ŝ.; ĉemizo, 6—30 ŝ.; paro de ŝuoj, 17—50 ŝ.; gazeto, 10—40 groŝ.
Mi mem, estante tajloro, laŭ tarifo havas bonan salajron; mi laboras hejme; mia edzino helpas kaj ni gajnas kune semajne po 60—69 ŝ. Sed, ĉio malrapide plikariĝas, inkluzive loĝejoj; ĉar en
¹) 7 aŭstriaj ŝilingoj = dolaro kaj 1 ŝilingo = 100 groŝojn.
— pàgina 5 —
proletaj distriktoj oni devas ofte ripari la domojn, tial ke oni konstruis ilin per malbonaj materialoj. (Ekzistas leĝo kiu ŝirmas rilate lupagon, sed riparojn, akvon, lumon, ktp. devas pagi la luantoj.)
Do, nun oni povas kompari la vivon de laboristo kun tiu de burĝo, kiu povas elspezi por si kaj sia edzino por balbileto 70 ŝ.
Senlaborularo. Kiom da ili estas nuntempe? Oficiale registritaj estis 223 483 meze de januaro, en decembro, 184 705. Fakte la nombro estas pli granda, ĉar estas multaj kiuj ricevas ŝtatan subtenon, kaj ne estas registrataj. Speciale junuloj ne ricevas subtenon, se la patro laboras, kaj ofte ne ricevas patro subtenon, se la patrino laboras.
Se laboristo estas pli maljuna ol 50-jara, estas jam malfacile trovi laboron. Mi havas konatulon 63-jaran, kiu estas senlabora jam 48 monatojn; alian 56-jaran, senlabora 40 monatojn; trian 54-jaran, senlabora 20 monatojn; ĉiu el ili deziras labori, ĉar la tuta familio malsatas.
Ke laboristoj deziras labori, montras la okazintaĵo, kiam 800 vienanoj senlaboraj ekprenis ŝtat-terpecon por prikulturi; sed la ĝendarmoj sieĝis ilin kaj malpermesis eĉ al la edzinoj alveni dum 14 tagoj. La senlaboruloj ne cedis, ĝis oni promesis al ili alian terpecon. Fine la registaro promesis, sed ĝis nun, neniom da tero ricevis la postulintoj.
Senloĝejularo. Ekzistas du specoj da ili: la unuaj, kiuj nome ne estas tute senloĝejaj, kvankam ili propran loĝejon ne posedas. Ili estas ĝenerale junaj geedzoj, loĝantaj kun la gepatroj. Ofte ne nur du, sed tri aŭ pli da familioj troviĝas en unu loĝejo. Juna konatulo mia, edziĝinta, kun infaneto, devas loĝi aliloke dum lia edzino estas ĉe siaj gepatroj kun la infaneto.
La Viena komunumo konstruigas domojn sed ne sufiĉe.
La dua speco da senloĝejuloj konsistas el malfeliĉuloj, kiuj devas ĉiuvespere denove serĉi tegmenton. La nombron da ili oni ne povas ĝuste taksi, sed estas inter 3000—4000 homoj. Ne estas nur unuopuloj, sed familioj. Multaj iras al la policestro, petantaj areston por nokta loĝejo! En urba azilo, oni rajtas resti nur 7 tagojn en monato; kaj matene je la 6-a oni forpelas ĉiujn, eĉ patrinojn kun infanoj.
Unu aro da senloĝejuloj okupis barakon en ekshospitalo dum-milita, sed oni baldaŭ vendis la barakon kaj postulas, ke tiuj 64 homoj forlasu ĝin.
Lastatempe estis aranĝata de l’ konstanta ekzekutivo de senloĝejuloj publika kunveno protesta. Parolis i. a. milit-invalido, povanta iri nur sin apoganta sur du bastonoj. Li vokis kun trema voĉo: «20 jarojn mi estis konstru-laboristo, 68 domojn mi helpis konstrui; nun, estante invalido, mi ne havas eĉ ian tegmenton super la kapo»…
Liberecano.
Simplaj notoj de vojaĝinta SAT-ano
Kutime oni migras pro la deziro vidi la naturbelecon, malsimilecon ktp. de l’ vizitota regiono; ne tiaj motivoj, sed mia senlabora sorto ĉefe decidigis min ekmarŝi. La suno aŭtuna logis kaj en la hejmurbo pasis monotone la tagoj… Ja premis mian junan animon la malbenataj cirkonstancoj; kial do ĉiam engluti suferon, riproĉojn, seniluziiĝojn? K-do H. el Aalsmeer (Nederlando) eĉ skribis, ke eblas tie trovi laboron…
Kien?
Al Nederlando mi direktis miajn paŝojn, des pli volonte, ke mi por tio ne bezonis multkostan vizon.
[BILDO p.5 | 34,31,48,45] Portreta foto de juna viro kun malhela, densa hararo, en jako kun malfermita kolumo.
Germanregionan erikejon mi tramarŝis kaj irinte 20 minutojn, mi jam estis en Nederlando. Certe el la eksteraj impresoj mi ne povis konkludi tion, ĉar erikejo estas sennacieca kiel ĉiuj kreitaĵoj — krom la homaro. Ĉie ĉi-tie kaj alifianke de la limo, flugis birdoj pariĝantaj kaj ilia kantado estis unulingva. Tamen mi estas en «fremda» lando, kiel la geografia karto per diversaj koloroj ja montras!
Urboj kaj SAT-anoj.
Roermund estis la unua urbo, kiun mi vizitis. Jam 10 km antaŭ ĉi loko, albiciklis min du limgardistoj por postuli la pasporton. En la urbo en duona horo 7 policistoj kontrolis min kaj pluajn esplorojn mi evitis nur per turniĝoj ĉe vidita uniformulo.
Post kelkaj tagoj mi atingis Amsterdam’on. Ho, kia konfuziga vivo! Grandaj kaj larĝaj la stratoj, glataj la kanaloj tratranĉantaj la urbon ĉiudirekten. Rapideme kiel en ĉiuj grandurboj iris la homoj; jen amaso da biciklistoj baras mian vojon; 5 minutojn mi atendas. Ili ja venas de la laboro kaj mi bone konas tiun hejmiĝemon. Nevideblaj fadenoj ligas min kun ili.
Granda viveca strato glutas min. Kien? Subita soifo min atakas kaj decide mi eniras ŝuriparejon. «Akvon?» La majstro donas iom al mi kaj, vidante mian SAT-stelon, tuj venigas per sia helpanto junulon laŭdire esperantisto.
[REKLAMO p.5] Se vi deziras profundiĝi en la materion de «Sennaciismo», vi nepre aĉetu kaj legu la 2-an eldonon de A. B. C. de Sennaciismo. Mendebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
La juna homo venas kaj parolas… holande. Li iam lernis esperanton, sed mankis la tempo, la emo kaj… tiel plu. Tamen tre kompleza li estas. Li min kondukas al K-do O., kiu min unue iomete singardeme akceptas. Lin, liajn edzinon kaj gefilojn mi neniam forgesos. Bone fluadis nia interparolado kaj mi ĝojis, ke fine mi ne plu bezonas balbutaĉi holande. Tre malfrue vespere K-do O. kaj mi vizitis K-don D. kaj reveninte je la 3-a horo nokte, mi denove kaj volonte devis tragorĝigi kelkajn tasojn da bongusta teo, kiun la komplezema edzino estis preparinta.
En Aalsmeer.
Vagonare mi veturis ĉi-tien. Memorpensante pri la gastigemo de la Amsterdam’aj K-doj, mi konsciis esti alveninta en la taŭga loko. Post mi iris viro de kiu mi intencis peti informon. Mi turniĝis kaj ekvidis… SAT-insignon! Estis K-do M. kiu al mi priskribis la vojon al K-do Harmsen. Senkompare kore tiu akceptis min, klopodis tuj pri laboro, loĝigis min ĉe si. Mi spertis denove la praktikan solidarecon de la SAT-anoj kaj tiu sento igas min surpaperigi ĉi-notojn.
En propaganda kunveno.
«Ĉu vi ŝatus viziti kunvenon de l’ kompartio ĉe kampuloj?» demandis min K-do H. Volonte mi kuniris; delonge mi ja ne estis vizitinta kunvenon proletan kaj speciale logis kunveno de partio en alia lingva regiono.
Vespero aŭtuna. En la haladzaj stratoj briletas ĉi tie kaj tie lanternoj. Ni staras antaŭ aŭtomobilo, portonta nin al la kunvenejo, kiun K-do H. funkciigas. Jam ni ekveturas. La vojo longas eble 8 ĝis 10 kilometroj. Rektan ŝoseon ni uzas ĝis ni subite haltas antaŭ duonkaŝita de arboj gastejo. Estas jam tie proksimume 15 kamparanoj; trankvile fumante, ili atendas por aŭskulti.
La kunveno malfermiĝas. K-do deklamas la «Festo de laboro kaj pac»-on de K-do Izgur, kiu aperis entute en la gazeton «Tribune». Poste K-do H. paroladis pri siaj impresoj en Sovetio, lerte ligante kun tio la esperantan aferon. Okazis diskutado. Jam ne ĉio klaras en la kapoj kaj multajn eraropiniojn la kunvokintoj devas korekti. Sed klare evidentiĝas, ke ankaŭ en la trankvila Nederlando, pioniroj sentime kaj energie klopodas por niaj celoj.
Kial mi skribis tion?
Tial ke mi volas inde danki al ĉiuj Gekdoj min helpintaj; tial ke mi celas liveri plian pruvon pri la SAT-ana solidareco. Tute speciale estu dankata K-do Ras el Rotterdam, kiu kondukis min tutan tagon, kvankam li estis laborinta dum pasinta nokto? Multegon mi povus citi, sed sufiĉas tiu modesta atesto de mia plumo mallerta.
August Schwenk, Essen.
— pàgina 6 —
Ĉu nur en Polio?
Mi jam kelkfoje prezentis al la SAT-anaro pere de faktoj, la staton de la religiproblemo en Polio, kiu estas ŝtato invadita kaj influegata de l’ katolika eklezio.
Polio subskribis la 10-an de februaro 1925, kontrakton kun Romo, kie komprenas ĝin tiele, ke la ŝtato devas esti en religiaj aferoj blinda ilo de l’interesoj de vatikana politiko. Instruado de religio en lernejoj estas deviga. Oni malofte akceptas instruistojn sen speciala permeso de pastroj. En urbetoj kaj vilaĝoj, instruistoj ofte estas persekutataj de klerikaloj. Ofte okazas klerikalaj kunveturoj kaj kongresoj, ĉe kiuj la registaro estas ĉiam oficiale reprezentata. Lastatempe la prezidanto de l’ pola respubliko, s-ro Moscicki, «honorigita» de l’ Papo Pius XI, investis kardinalon, t. e. metis bireton sur la kapon de s-ro Lauri ktp. ktp. Unuvorte, la katolika klerikalaro formas sian ŝtaton en la pola ŝtato.
Hodiaŭ mi volas priparoli novan okazintaĵon en Lublin. Al la estraro de la loka liberpensula rondo apartenas inter aliaj ankaŭ K-do Zbikowski, homo inteligenta kaj konscia, kiu antaŭ kvar jaroj, senreligie edziĝis kun civitanino Jablonjska. Fruktoj de la unuiĝo estas du filinetoj, kiujn K-do Z. ne baptigis, sed volis antaŭ kelkaj monatoj enregistrigi en la urbdoma vivolibro. Respondo — kompreneble — rifuza. Li komencis pluan penadon ĉe koncernaj oficejoj. Sed jen subite antaŭ kelkaj tagoj aperis en loka reakcia gazeto, du artikoletoj de iu kanajlo pri la senreligia edziĝo de K-do Z., el kiuj mi aldonas laŭvortan tradukon:
«Frakasantoj de familioj.
Inter multaj devizoj, uzataj de «socialismo» kaj ĝia, kiel botisto ledo streĉebla, «demokratio», estas ankaŭ devizo pri «libera amo» kaj «familio kreita per propra elekto», kiuj kontraŭas la veran familion. Ĉi ĉefaj postulatoj faris jam en nia (polia) socio breĉegojn, kaj detruon de familio akompanas malŝato al religio — transjetante adeptojn de «libera amo» en la senkonfesiulan marĉon. Tian fakton ni notas, ne unuafoje; decas tamen, pro specifaj konsideroj, ke ni substreku ĝin.
En decembro 1926 Antoni Zbikowski, absolvinto (? — Red.) de juro- kaj ekonomisciencoj, prezentis ĉe magistrato petoskribon, en kiu li petis enskribi du filinojn, naskitajn de lia edzino, en vivolibron por senreligiuloj. Ni ne atentas pri la detaloj, ni ne tuŝas motivojn «raportestatistikajn», kiujn citis S-ro Zbikowski. Ni nur aldonu, ke kiel atestantojn S-ro Z. alvokis S-rojn: A. Gula kaj H. Halpern, loĝantoj en Rynek 7.
Ni legis ie en komunista «Isviestja»: «Venos tago, kiam registrado de geedzoj kaj iliaj infanoj estos forigata». Eble tio sufiĉos por adeptoj de leĝiga diboĉado.«
Mi nur aldonu, ke tia artikolo estas nura denunco, ĉar ĝi povas malutili al K-do Z. en lia privata vivo.
Mi petas eksterlandajn K-dojn priskribi en «S-ulo» kiel prezentiĝas ĉi-afero en iliaj landoj. Gazetojn, en kiuj estos publikigita ĉi-okazintaĵo, sendu senpere al mi (adreson serĉu en jarlibron). (2798)
EL JAPANIO
La stato de nuntempa virina edukado
(Daŭrigo¹)
Edukado en Meza Lernejo
Post 6 jaroj da elementa edukado, geknaboj amase iras al mezlernejoj: tiu por knaboj estas nomita «Mezlernejo», dum tiu por knabinoj «Alta Knabina Lernejo».
En mezgrada edukado, knabinoj ricevas edukadon malsaman je tiu de la knaboj. En «Alta knabina lernejo» (verdire, knabina mezlernejo), aŭ knabina liceo la kursoj daŭras dum 4 aŭ 5 jaroj.
| Nombro de alta-knabina-lernejoj | 1 143 |
| Nombro de knabinoj en alta-knabina-lernejoj | 345 791 |
| Nombro de mezlernejoj (liceo por knaboj) | 1 633 |
| Nombro de knaboj en mezlernejoj | 524 283 |
| Elcento de geknaboj en elementaj lernejoj | 99 17% |
| Elcento de knabinoj en alta-knabina-lernejoj | 13% |
| (Nombro de knabinoj 14—17 jaraj estas | 2 666 000) |
La elcento de knabinoj en alta-knabina-lernejoj estas malpli ol tiu en elementaj lernejoj pro ekonomiaj kaŭzoj. Honorario estas 55 jenoj; lernlibroj kaj aliaj elspezoj faras 100 jenojn por unu jaro. Tio necesigas gravan konsideron.
Nombro kaj speco de Knabina Liceo
| Nomoj | Nombro de lernejoj | nombro de knabinoj |
|---|---|---|
| Alt-knabin-lernejoj | ||
| A. Registara | 545 | 210 132 |
| B. Privata | 258 | 71 999 |
| Teknik-lernejoj | ||
| A. Registara | 48 | 26 293 |
| B. Privata | — | 4 589 |
| Normal-lernejoj | 49 (publika) | 15 909 |
| Agrikultur-lernejoj | 9 | 3 551 |
| Komerc-lernejoj | 11 | 2 304 |
| Kudrart-lernejoj kaj aliaj lernejoj | 90 | 15 503 |
| Sume: | 1 143 | 345 791 |
La edikto pri alta knabina lernejo: «Ĝi donas al knabinoj altan necesan edukadon, kulturas moralecon de la nacio kaj virton de virinoj» donas tre klaran diferencon inter edukadoj de knaboj kaj knabinoj. En alt-knabin-lernejoj, kudrado, mastrumado, kuirado, estas emfazigitaj, dum en knabaj mezlernejoj la ĉefa celo de edukado estas konstruado de homo kaj ĝi estas emfazigita. La granda diferenco inter ili montriĝas en ilia programo:
| 1-a jara klaso | 2-a jara klaso | 3-a jara klaso | 4-a jara klaso | 5-a jara klaso | ||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Japana literaturo | K-dinoj | 6 | 6 | 6 | 6 | 6 |
| » « | K-doj | 8 | 8 | 6 | 5 | 7 |
| Angla lingvo | K-dinoj | 3 | 3 | 3—4 | 3-4 | 3-4 |
| » « | K-doj | 6 | 7 | 7 | 7 | 7 |
| Aritmetiko | K-dinoj | 3 | 2 | 3 | 3 | 2 |
| « | K-doj | 4 | 4 | 5 | 4 | 4 |
La ĉi suprajn lecionhorojn geknaboj havas ĉiusemajne dum 5 jaroj.
La lernolibroj uzataj en knabinaj lernejoj diferencas je tiuj de knabaj lernejoj: la unuaj estas multe pli facilaj; sekve elfinintinoj de alta knabina lernejo havas egalan aŭ malpli altan ellernadon, kompare al knaboj en la tria kurso en mezlernejo. En nombro de lernejoj kaj gelernantoj ne estas multe da diferenco, sed tre diferencas la kvalito.
Lastatempe, la ideo: «virino devas esti homo» irigas virinojn al scienco kaj arto. Por konstrui fundamentan vojon al alta edukado, reformo en programo nun estas diskutata. En novembro 1925, tiu ĉi problemo estis unu el la punktoj de l’ tagordo, ĉe la konferenco de estroj de alt-knabin-lernejoj en Tokio.
Kolegioj kaj Akademioj
En japana eduksistemo, kolegio kaj akademio ebligas specialan studon en arto kaj scienco. La registaro havas por virinoj du altajn pedagogiajn kolegiojn, kies grado estas plimalalta ol tiu de viroj; tiuj pedagogiaj kolegioj por virino edukas virinojn fariĝi instruistinoj en alt-knabin-lernejo. Estas kelke da privataj virinaj kolegioj, kiuj havas 4-jaran kursaron, kaj iuj alt-knabin-lernejoj havas 3-jaran kurson por siaj elfinintinoj. Tiuj kolegioj ankaŭ estas pli malaltaj en sia grado ol tiuj por viroj. La nombro de tiuj virinaj kolegioj estas 57, kaj studentinoj nombras 14 206. Temoj de la kursoj estas ĥina, japana kaj angla literaturoj; aritmetiko, scienco, pentrado, mastrumado kaj kudrado.
Virina edukado ne estas tiel bone provizata kiel vira edukado. Kvankam iuj privataj universitatoj permesas al virinoj ĉeesti lekciojn, kaj studadi tute same kiel viroj, la universitatoj kaj la registaro ne donas la saman privilegion al virinoj. «Malfermu la pordon de la universitato al virinoj», «Donu al ni plialtan edukadon», estas la krioj de la Ligo de Studentinoj. Eminentaj edukistoj de virinoj fondis asocion por plialtigi la virinan edukadon kaj prezentis petskribon al la parlamento en 1924 kaj 1925.
Universitata Edukado
Vi nun scias pri la diferenco ekzistanta inter viro kaj virino en liceoj kaj kolegioj; sed necesas aldiri, ke la registaro ne malfermas la pordon de la universitato al
¹) Komenco en la n-ro 127—128.
— pàgina 7 —
virinoj. Do multaj virinoj, kiuj deziras studadi, ofte iras eksterlanden por tie ricevi universitatan edukadon. Multaj iras al Ameriko. En 1913, la prezidanto de Toohoku Imperia Universitato tamen permesis al 3 virinoj studadi en la scienca fakultato. Tiuj virinoj jam antaŭe sin okupis je tiu studado dum multaj jaroj, ili do ne reprezentis kapablecon de junaj virinoj. Post tiu senekzempla permeso, neniu ricevis la saman privilegion. Tamen la progreso de la ĝenerala stato igis du el la imperiaj universitatoj malfermi la pordon al virinoj, kaj en 1925, 6 el 16 virinoj estis post ekzameno akceptataj en sciencan kaj literaturan fakultatojn. Nun ĉirkaŭ dek virinoj studadas en la imperiaj universitatoj (kiuj estas la plej altgradaj el ĉiuj universitatoj en Japanio), kaj ĉirkaŭ 100 virinoj ĉeestas lekciojn.
En Japanio ekzistas 37 universitatoj; ili havas sume 30 288 studentojn dum studentinoj nombras nur 9! Tiuj virinoj, al kiuj estas permesite ĉeesti lekciojn, ne estas laŭregulaj studentinoj.
La tempo kiam japanaj virinoj ĝuos egalan ŝancon kiel viroj en edukado ŝajnas ankoraŭ malproksima.
Esperantigis M. S. (SAT-anino).
★
Letero de blankrusaj kamparanoj
Kiam ni ekmemoras nian malnovan vilaĝon antaŭ revolucian, ni miras — tiom ĝi estis malriĉa kaj malklera. En nia vilaĝo, ekzemple, estis tiam nur unu pli malpli nova domo; sed nun ni havas ĉi tie nur du malnovajn domaĉojn — malnovformajn. La postrevoluciaj konstruoj estas ĉiam farataj laŭ nova formo; vilaĝano jam dividas sian domon je kelkaj ĉambroj; ne plu ekzistas, ke dum vintro en la loĝejoj de kamparanoj loĝis kune kun la homoj ankaŭ geŝafoj kaj eĉ porkoj. Unu nia vilaĝanino, malgraŭ tio, ke ŝi estas malriĉa vidvino, same konstruis por si novan kaj bonan dometon kun kelkaj ĉambroj.
Kaj ĉi ĉion ni havas nur tial, ke Soveta Registaro donis al ni rabate konstrumaterialon.
Kiam ni ekrigardas la situacion de terkulturado, ni ekvidas, ke vilaĝanoj nun havas maŝinojn por la draŝado, por tranĉi la pajlon ktp., kiajn ili ne nur ne havis antaŭe, sed eĉ ne vidis plejparte.
Multaj kamparanoj jam kulturas sian teron laŭ novaj formoj, avide aŭskultante agronomojn kaj komencis semi novspecajn, pli profitdonajn plantojn. Kamparanoj konvinkiĝis, ke novaj formoj de terkulturado, kiujn propagandas agronomoj, estas pli utilaj kaj profitaj.
Vilaĝo Malotinsk, apud Bobrujsk.
Rekiŝ.
Ĉu vere?
Antaŭ nelonge mi legis, ke en Sovetio — t. e. en la ŝtato de la laboristkamparanoj — ĉiu devas senĉapeliĝi, kiam iu muzikistaro ludas la Internacionalo’n. Tiu fakto ŝajnas al mi tiel strange burĝeca, ke ĝis kiam niaj rusaj K-doj ne estos mem certigintaj pri ĝi, mi ne kredos al ĝi.
Antaŭ kelkaj jarcentoj la tiamuloj estis devigataj nepre saluti la «reprezentantojn de dio». Kiu ne plenumis tiun devigajon, tiu riskis plej terurajn turmentojn. (En Parizo, dum jaro 1766, iu junulo 19-jara — Kavaliro de la Barre — estis mortigata kaj bruligata pro tio, ke li ne estis demetinta la ĉapelon, kiam pasis procesio. Tamen nune antaŭ la pordo de unu el la ĉefaj parizaj preĝejoj, staras statuo de tiu profanatikeca martiro.)
En multe da landoj pasis la tempo je religia regpotenco kaj ne plu estas timindaj la elpastraj turmentoj, sed en ĉiuj senescepte nuntempaj kapitalistaj landoj, la civitanoj estas oficiale edukitaj tiamaniere, ke ili demetu la ĉapelon, kiam iu regimentoflago pasas aŭ se iu muzikistaro ludas la nacian himnon. Tiu edukmaniero estas taŭga rimedo por stultigi la regnanojn, kiuj salutante ĉu flagon ĉu himnon ne pripensas pri tio, ke ili tute similas la romajn sklavojn devigitaj demeti la kapveston je la ĉeesto de ilia mastro.
La nunaj mastroj ne havas tempon promenadi inter la Laboristaro — estas por ili aliaj plezurigiloj — tial ili delegas anstataŭantojn nome: naciaj flago aŭ himno, kiujn la naiva kaj brutigita popolo salutas stulte.
Nu, liberaj homoj ne toleras, ke oni devigu ilin saluti iun aŭ ion ajn. Se estas al ili agrable montri simpation al io aŭ al iu, ili ĝin faras — same por montri malsimpation — sed tio okazu tutlibere — ne devige!
Sed, mi ĝin rediras, mi opinias nevera la ĵus pri Sovetio aludita legaĵo.
SAT-ano 55.
★
NOTOJ
Kiom kostis la mondmilito?
Viktoro Berger, deputito de la Vaŝingtona parlamento, antaŭnelonge raportis, ke laŭ la plej novaj statistikaj ciferoj la milito kostis 30 milionojn da homvivoj kaj 400 miliardojn da dolaroj.
Per ĉi mono, se ĝi estus uzata por pacaj celoj, oni povus konstruadi domojn kun ĝardenetoj kaj aranĝaĵoj, po 3100 dolaroj por domo, por ĉiuj familioj de Usono, Kanado, Aŭstrio, Anglio, Irlando, Francio, Belgio, Germanio kaj Rusio. Por la restanta mono oni povus en ĉiu urbo de la menciitaj landoj starigi bibliotekojn po 5 milionoj da dolaroj kaj universitatojn po 10 milionoj da dolaroj.
Per la procentoj de la mono, kiu ankoraŭ restus, oni povus provizi 250 mil personojn per pensioj de 1000 dolaroj jare por ĉiu. Per la mono mem oni povus aĉeti la tutan Francion kun Belgio.
Estas aldoninde, ke la sumo de 400 miliardoj da dolaroj en oro pezus 800 milionojn da kilogramoj, t. e. 800 mil tunoj, aŭ okupus 80 mil vagonojn.
El lodza «Najer Folksblat» eljudigis Iuelmultiuj.
La akademio de laboro en Frankfurt
Ni jam parolis (S-ulo n-o 129/130) pri la Universitato de Laboro en Charleroi. En Frankfurt a. M. ekzistas alia entrepreno simile laborista, sed de alia karaktero. Ĝi estas la Akademio de Laboro de la Universitato de Frankfurto a. M. Ĝia celo ne estas, kiel tiu de la Universitato de Charleroi, prepari la studantojn por industriaj karieroj, sed doni al ili bonan socian edukadon. La lernantoj estas varbataj inter la anaroj de l’ sindikatoj kaj profesiaj organizoj kaj, sekve, estas ĉiuj plenaĝuloj (ambaŭseksaj) kiuj jam ekzercis sin en iu profesio permana aŭ intelekta.
La studoj havas duoblan celon: 1) krei en la laborista klaso personecojn kapablajn kunlabori en la direktado de publikaj aferoj; 2) prepari salajrularon, kapablan mastrumadi la socion.
Eble iu K-do en Frankfurt konsentos informi pli detale pri tiu koninda entrepreno.
La plej granda krematorio de l’ mondo
La krematorion (kadavrobruligejo) en Treptow (apud Berlin) oni tre pligrandigis. Ĝi nun havas kvin grandajn fornojn, per kiuj ĉiutage povas okazi ĝis 72 forbruligoj. Ĉi tiu krematorio estas la plej granda en la mondo.
Elgermanigis W. Qualitz.
MALAPERINTA MILITKAPITO RETROVITA PER ESPERANTO
Depost 5 jaroj oni nenion aŭdis pri militkaptito (M. L.), kiu de 1915 troviĝis en Siberio kaj oni petis min ion entrepreni por retrovi lin. Ĉar mi per la konsulejo nenion atingis, mi provis per esp-o, aperigante en diversaj esp-aj gazetoj, anonceton kun la al mi konataj datoj. Kaŭze de tiu anonco, mi ricevis du sciigojn, nome: el Karlsruhe (Germ.) kaj el Novosibirsk (Siberio). La K-do el Novosibirsk donis al mi la adreson de la militkaptito kaj mem skribis al li, atentigante lin pri la anonco kaj pri mia adreso. Antaŭ du semajnoj, mi ricevis leteron de la militkaptito mem, kiun mi transdonigis al liaj parencoj.
Mi aldonu, ke la tuta afero daŭris nur kelkajn semajnojn.
Sperling, Wien.
La foiroj kaj Esperanto
Same kiel por la antaŭaj jaroj, la Oficejo de la Foiro de Leipzig publikigis prospektojn en esperanto ankaŭ por la printempa foiro de 1927. — La foiro de Budapest ĵus disdonis belajn afiŝojn en tiu ĉi lingvo pri la proksima foiro, kiu okazos de l’ 30 aprilo ĝis 9 majo.
I. E. S.
— pàgina 8 —
SENNACIULA STUDENTA PAĜO
SUB LA KONTROLO DE STUDENTA FAKO, ORGANIZITA ĈE JUNULARA SEKCIO DE SAT
Al la Junularo!
Atentigo! — Kiel jam sciigis la Redakcio de «S-ulo», ĝi ne plu sukcesis aperigi la «Junularan Paĝon», ĉar mankis taŭga materialo, ĉar mankis aktiva kunlaborado flanke de nia SAT-junularo. Kvankam ni konis la diversajn motivojn, kiuj kaŭzas ĉi-malviglecon, ni ne volas preterlasi la okazon atentigi denove, ke junularo en kadro de SAT havas siajn proprajn taskojn, siajn proprajn devojn. Kiu ĉeestis la Leningradan junularan kunsidon, tiu bone memoras, ke ne estis momenta entuziasma animstato, kiu fondigis la Junularan Sekcion, sed ke ĝi estis severa konsidero pri niaj praktikaj taskoj solvendaj. Ni hodiaŭ insiste petas ĉiujn junul-Kamaradojn — SAT-anojn (ekster Sovetio, ĉar tie la afero jam estas organizita), precipe tiujn en gravaj urboj kaj distriktoj, proponi sin kiel junul-perantojn kaj informi pri tio senprokraste K-don Lerchner en Leipzig por noto en la Jarlibro (J. P.), kiu respegulu kiel eble plej komplete staton de nia Sekcio kaj servu praktike al nia movado.
Marto 1927.
Junularo Sekcio Fako ĉe SAT.
N. B.
*
Sur vojo al organizado de studenta Sekcio ĉe SAT
Antaŭnelonge ni publikigis anoncon al SAT-studentaro kun propono organizi Studentan Sekcion ĉe SAT. Respondis ne multaj K-doj, sed tiuj, kiuj skribis, deziras vigle labori. «La afero estas treege viva kaj necesa» — tiel skribis unu K-do.
Ni provos organizi la laboron de ĉi-tiu Studenta Sekcio ĉe SAT per la praktika aplikado de esperanto. Kelkajn rezultojn ni jam havas. Sovetia studenta ĵurnalo dusemajna «Ruĝa Studentaro» jam presis kelkajn leterojn ricevitajn de SAT-studentoj el aliaj landoj. Plua laboro estas jena:
Per SAT-student-sekcio organizi: 1) Leterinterŝanĝejon studentan sciencan, por tio necesas, ke ĉiu studento komuniku al ni la kolektitajn en sia universitato adresojn de studentoj dezirantaj korespondi, kun sciigoj pri fakultato, aĝo, profesio, specialaj interesoj, lingvoscioj kaj deziroj pri specialaj landoj por interkorespondado; 2) Studentgazetservon; la celo estas klara, ĉar la SAT-esp-servo ne povas multe da atento doni al specialaj studentaj artikoloj; tion devas zorgi la studentoj mem; K-doj ĉiulandaj atendu pluan informon pri ĉi-demando; 3) Librointerŝanĝejon por sciencaj libroj necesaj al studentoj; 4) Varbado al SAT de membroj inter studentaro.
Ĉi-problemoj staras antaŭ SAT-studentaro. Ilin ni provos efektivigi! Al praktika laboro!
Skribu kaj sendu adresojn al: Minsk, Poŝtkesto 33, Sovet-Unio, Dim. Snejko.
(603)
[REKLAMO p.8] Propagandu per speciala leterkoverto je memoro de la 40-jara datreveno de esperanto kun portreto de D-ro Zamenhof. Prezo: 100 ekz. 2.— mk. g. Adm. de SAT.
SITUACIO DE STUDENTOJ EN JUGOSLAVIO
La ekonomia situacio de studentoj en Jugoslavio estas tiel malbona, ke studado fariĝis monopolo de la reganta klaso. Subteno flanke de l registaro estas tiel malgranda, ke oni eĉ ne povas pensi pri ĝi kiel apogilo. Ekzemple, el 5000 studentoj, kiuj studas en Zagrebo, ricevas ŝtatan stipendion nur proksimume 100 el ili. Krom tio la kondiĉoj por ricevadi monhelpon estas sufiĉe severaj; ekzemple, la ricevanto devas sin deteni de politika vivo, ĉar se oni scius, ke li nur iomete malkontentiĝas je la nuna regsistemo, oni forprenus la donitan subvencion. Post 4-jara studado (en plej bona okazo), la studento estas devigata servi pluan okjaran periodon en ŝtataj entreprenoj, kie la salajroj estas tiom malaltaj, ke oni apenaŭ per ili povas pagi manĝadon kaj luon.
La plej granda parto da proletaj studentoj ricevas nenian subtenon kaj devas tre mizere vivi, ne havante multfoje eĉ manĝaĵon. Proksimume 150 studentoj manĝas en popola kuirejo (tie oni ankaŭ donas manĝadon al senlaboruloj — ne al ĉiuj!), kie oni ricevas ĉiutage fazeolojn, terpomojn, brasikojn k. s. Kelkajn tagojn oni eĉ nenion ricevas, kaj tiu estas feliĉulo, kiu sukcesas akiri ½ kg. da pano por vespermanĝo.
Kiuj estas iomete pli monhavaj, tiuj manĝas en «studenta kuirejo», por kio oni devas pagi monate 400 dinarojn (la stipendio estas 700 din.) Malmultaj sukcesas tiom pagi.
Dormado okazas en «studenta domo», kie kuŝas en unu ĉambro 4 ĝis kelkfoje 12 studentoj. Higieno en tiuj loĝejoj estas tute neatentata, krom en unu nova domo, kie la lupago estas sufiĉe alta (200—250 din.).
Monon akiras plej granda parto el la studentoj per instruado al burĝaj infanoj aŭ per deĵoroj en oficejoj.
Malgraŭ la malriĉeco de la studentoj, ili estas politike reakciemaj. La plej forta studenta unuiĝo estas faŝista, kiu per mono varbas siajn membrojn. La marksista-unuiĝo estas malforta, ĉar komunismo estas leĝe malpermesata kaj timemuloj ne kuraĝas aliĝi al duonlaŭleĝa klubo, kie oni batalas por marksaj principoj.
Lastatempe la registaro komencis ellaboradi projekton, laŭ kiu estos malpliigataj la monhelpo al iuj manifestaciintoj kaj la nombro da fakultatestroj de l’ universitato (estas 8 fakultatoj ĉi tie), dum eĉ unu dinaron oni ne rajtas forpreni, kiel antaŭe, de l’ milit-ministrejo.
Nia studenta vivado en burĝaj landoj plene montras, ke al proletoj estas fermitaj la pordoj de altlernejoj — ili rajtas nur en plej bona okazo fariĝi simplaj oficistoj — plej bonaj subtenantoj de l’ nuna reĝimo. (1786.)
*
STUDENTARO EN BLANKRUSIO
La universitato en Blankrusio havas 4 fakultatojn (medicina, pedagogia, laborista, jura kaj mastrumada). Sume studas 3356 studentoj, laŭ nacieco: blankrusoj — 1779, hebreoj — 1288 (dum cara reĝimo, oni donis al hebreoj 10% da lokoj en universitato!!), rusoj — 182, poloj — 35, aliaj — 74. El ili estas 1015 vilaĝanoj, 551 laboristoj. Krom la universitato en Gorki, funkcias Blankrusia Vilaĝ-mastrumada Akademio kun preskaŭ 2000 studentoj, Veterinara Instituto en Vitebsk kaj en Minsk, Komunista Universitato. Sume preskaŭ 10 miloj da studentoj en la tuta lando.
La laboristoj kaj kamparanoj alvenante en supera lernejo, ricevas ŝtatan subvencion kaj komunloĝejojn. Preskaŭ ¾ el la studentaro estas membroj de sindikatoj, ĉar ĝis ili iris en universitaton, ili laboris en fabriko, sur kampo aŭ en oficejo. Enveninte en supera lernejo, ili ne forgesis la sindikataron. La studentaro laboras por likvidi entute la senalfabetecon inter la loĝantaro; ili gvidas en diversaj rondetoj, en fabrikoj, oficejoj (politikaj, profesiaj, gazetaj, naturaj, esploraj ktp.), ruĝarmeanaj kazernoj ktp. Dum la libertempo ili disveturas al vilaĝoj kaj laboras en legejoj, en vilaĝsovetoj ktp.
Studentoj en universitato havas siajn rondetojn, politikajn, profesiajn, gazetajn, landesplorajn, literaturajn, sciencajn, esperantajn, kaj aliajn. En tiuj rondetoj laboras studentoj el ĉiuj fakultatoj. Ĉiu fakultato havas murgazetojn. Ĉiuj superaj lernejoj kunlaboras en tutunia gazeto «Ruĝa Studentaro». Studentoj havas sian propran oficejon. Ĝi gvidas la tutan laboron inter la studentaro ne nur profesiorganizita, sed inter ĉiuj. Ĉi oficejo havas 3 fakojn: akademian (ĝi laboras pri akademi-demandoj) ekonomian kaj politikedukan.
Krom tio, ĉe ĉiu supera lernejo, funkcias kaso de reciprok-helpo. Por trovi al studentoj laboron, ekzistas «Oficejo de Laboro».
En blankrusiaj superaj lernejoj, studas multe da studentoj, kiuj venis el Litovio, Polio kaj aliaj najbaraj landoj, kie ili ne povis kaj «ne havis rajton» studi en supera lernejo.
Dim. Snejko.
— pàgina 9 —
SENNACIULO 9
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
NIA POŜTO
— Ricevis vian materialon, kiun ni ne povis uzi ĝis nun pro manko de loko. Ne alvenis la mono por anoncoj pri kiu vi parolis. Sekve!… — Red.
— Ni miras, ke vi sendis al «S-ulo» tian proteston. Sendu ĝin al la koncerna gazeto — por kiu ni tute ne volas senpage reklami. Red.
— La de vi sendita materialo ne taŭgas por «S-ulo», kiu absolute ne devas esti politike agiteca organo. Atentu, ke en kelkaj «kapitalistaj landoj» ankaŭ oni grandskale elektrifikadas. — El ĉi n-ro vi povos ĉerpi taŭgan materialon por la propagando inter ministoj. — Bonvena estus simila priskribo rilate vian regionon. — Red.
4067 k. aliaj. — Viaj informoj jam aperis en la ĉiutagaj ĵurnaloj. Sekve la de vi senditaj manuskriptoj tute ne taŭgas por nia gazeto. Red.
— Akci-biletojn ni povas sendi nur post ricevo de la mono. Adm.
K-do Köhnke, Hamburg, volonte faras tiun servon, adreson vidu en Jarlibro. Adm.
*
ĈU KREDEBLE?
Ekzistas perantoj de SAT, kiuj estas tre akurataj. Sed ekzistas aliaj, kiuj estas tre malzorgemaj. Mi volas nur koncize paroli pri fakto, kiu nepre ne devus okazi. Ofte mi ricevis plendojn el Sovetio, ke K-doj sendis monon por kotizoj, abonoj ktp. al K-do Dunajev en Leningrad, sed ĉi lasta K-do eĉ ne sciigis tion al la Administracio; pro tio la K-doj nenion ricevis. Ili plendas ĉe la administrejo, sed la Administranto mem ne povas ion fari kontraŭ tio, ĉar eĉ miaj leteroj restis senrespondaj. Mi mendis al K-do Dunajev, tuj post la kongreso, fotojn, sed ankaŭ senrezulte. Kion fari? Nur la K-doj mem en Leningrad povas fari ion kontraŭ tiu malakurateco… Nun la peradon prizorgas K-do Teterin; ni esperu, ke sub lia gvidado la afero pli bone funkcios.
K-do Teterin antaŭ kelkaj tagoj sendis al ni listojn, inter kiuj estis tiu de K-do Dunajev eĉ de la pasinta jaro, kiam la membroj pagis la kotizon por 1926!… Jen kiel statas la afero. K-doj en Sovetio, se vi havas plendojn pri neplenumo de iu afero, vi direktu viajn riproĉojn tien, kien vi sendis la monon.
La Administranto.
*
SONA FILMO
AŬ ĈU ESTAS NECESA EN SENNACIULO LA RUBRIKO «SCIENC-TEKNIKO»
Kelkaj legantoj de «S-ulo» opinias, ke mallongaj scienc-teknikaj notoj estas superfluaj kaj ke ili aperu prefere en «Senn. Revuo». Mi ne intencas per longa diskuto pruvi la kontraŭan aserton (ke tiaj notoj estas nepre necesaj ĝuste en «S-ulo»); mi penos tion fari per malgranda ekzemplo:
En n-ro 119—120 aperis noto «Sona filmo», traktanta pri la nova atingo en kino-tekniko. Filmo, kiu reproduktas ne nur la realan bildon de la vivo, sed ankaŭ la realajn sonojn de la vivo — parolojn, bruojn, muzikon ktp. Antaŭ kelka tempo tia filmo estis prezentata en Moskvo. En Moskva «Pravda» (n-ro 13—3545) aperis detala recenzo pri ĝi. Kaj jen kion skribis la recenzisto (fakulo en arto):
«Sonanta kaj parolanta kino malfermas novajn eblojn por kino-kroniko kaj por la arteca kino. Sed necesas distingi la neegalajn vojojn, malfermiĝantajn antaŭ kino por aplikado kaj disvastigado de vorto-parolado kaj por sono-bruoj-muziko. La diverseco de naciaj lingvoj kaj ilia nekompreneblo por aliaj popoloj haltigas nun la internacian disvastiĝon de parolantaj filmoj. La socia signifo de parolanta kino per tio estas limigata«.
K-do Muravkin (al kiu apartenas la noto en «S-ulo») forgesis atentigi pri tiu flanko de la afero kaj tiel li agis pli kiel teknikisto, ol kiel sennaciulo.
Konkludo: evoluo de scienco kaj tekniko kreas premisojn por pliproksimigo de nova sociordo, nepre sennacieca. Estante ideaj sennaciuloj, ni devas registri faktojn el tiu evoluo sur la paĝoj de nia informa gazeto «S-ulo», por lerni per tiuj faktoj kaj por profundiĝi, lernante, en studo de sennaciisma problemo. «S-ulo» pli ofte informu nin pri la atingoj de scienco kaj tekniko, — por mallongaj notoj, registrantaj la faktojn, por ili ĉiam sufiĉos loko en ĝi. Kaj la paĝoj de «Senn. Revuo» servu al ni por pli detale penetri en la studon de scienc-teknikaj problemoj, por pli longaj sistemecaj artikoloj. Tiamaniere ni dece utiligos ambaŭ niajn organojn: la semajnan — informan kaj la monatan — instruan.
G. Demidjuk.
*
FERA GVARDIO DE SAT¹)
Nekredebla romano kiu eble fariĝos reala.
Saluton al «dua»! Sed… mi devas iomete malaprobi vian alvokon al multaj K-doj. Ni memoru, ke nia celo estas — starigi konstantan, firman, neŝanceleblan bazon (ĝis SAT ne bezonos specialan apartan subtenon). Ĉu ĉiuj povas preni sur sin tiun devon? Ekzemple, mi mem aŭdis post la «unua ĉapitro» de unu ne nova, aktiva K-do: «Jam delonge mi ne tiom ridis, kiel dum legado de ĉi-tiu stultaĵo. Mi eĉ miras, kial oni lokis ĝin» (n-o 5223). Povas esti, ke kelkaj alvokitoj de K-do 3409, dum unua impreso malfermos «pluajn ĉapitrojn», sed poste… Kaj ili, se oni konsideros homece la aferon, ne estos kulpaj. La bazo do ne estos firma. Estu ĝi eĉ pli malgranda, sed certa. Ni ne kunmiksu ĉi-tiun aferon kun donacoj, farataj por diversaj okazoj. Tiam utilas propagandi, alvoki ktp. Sed ĉi-tie povas okazi konfuzoj. Ŝajnas al mi, ke en ĉi-tiu okazo ni devus ne alvoki, sed a v e r t i, por ke oni ne tro rapidu.
Nun permesu, K-doj, ke mi iomete daŭrigu la romanon.
Sed unue ni devas nin turni al seriozuloj, kiuj ne ŝatas fantaziaĵojn. Ni volas provi konvinki ilin, ke nia iniciato ne estas malutila. Pro kio do ni ne rajtus? Ĉu iu SAT-kongreso malpermesis? Ĉu ni eterne devas legi «Ĉu Marks eraris»?
Do, unu belegan tagon en lando de SAT-anoj (aŭ infero, laŭ diro de ŝatindaj piuloj) aperis 2 partoprenantoj. Mankas nur 298 kaj…
— «K-do Lucifero!» — ekkriis financministro, alkurinte: ĵus aperis tria kaj kvara!»
Financministro estis diablo ruza kaj komercema. Li ĉiam portis kun si malplenan monujon kaj iel sukcesis pagi el ĝi.
«Dekmil piulojn en cian ventron!» — ĝoje ekkriis Lucifero: «Se estas tiel»…
Dume mankas nur 296!…
(Daŭrigota) (5199)
¹) Vidu la n-rojn 121-122, 127-128, 129-130.
*
Jubileo-Ĉeno¹)
Lees (Nottingham) 2/6 ŝil. kaj 0,50 dol.; Distrikto Rejnlando-Vestfalio (per K-do Schmitz) 14.50 mk.; Stadler (Plzen) 20 kr. ĉ.; Zarubin (Livny) 1 rubl.; W. Vildebrand (Berlin) 2 mk.; Leontenkov (Nijni-Novgorod) 0,75 rubl. laŭ alvoko de Kalaŝnikov, invitas Gek-dojn Vsegodiĉeskij, Abolin, Vejnberg kaj Ŝĉerbakova (ĉiuj el Nijni-Novgorod); Vinogradov (Nijni-Novgorod) 0,61 rubl. laŭ alvoko de Kalaŝnikov, invitas K-don Ŝavajev (Nijni-Novgorod); Bernad (Zaragoza) 1,80 fr. fr.; Ayerbe (Atáun-Guipúzcoa) 1 fr. fr.; M. Urban (Leningrado) elvokita de Piĉaĥĉi 1 rubl.; Komuna Kunveno de Leningradaj esp-istoj, alvokas Moskvajn espistojn fari la samon 27,30 rubl.; Anatolij el p/o Samopomoŝĉ, responde al la alvoko de vegetaranoj 1 rubl.; V. Zavadski (Krasnopolski), responde al la alvoko de vegetaranoj 0,50 rubl.; Champion (Buenos-Aires) 0,50 pesos; Ullmann (Essen) 1,75 mk.; Adamson (Göteborg) 1,50 kr. sved.; Snejko (Minsk) 1 mk. g. laŭ alvoko de Kolĉinski, alvokas E. Drezen, Lidin, Modenov (Moskvo), A. Witham (Anglio), Bergiers (Belgio), A. Bouda (Ĉekoslovakio) kaj Kristensen (Usono); J. Klys (Minsk) 4 mk. g. alvokas Podkorski (Paris), Chonvy (Julenla[?] Geneste[?]); Kirjuŝin (Minsk) 2 mk. g. alvokas Nikolskij (Kojdanovo), Povoroznik (Bobrujsk), Perho (Helsinki); Kac (Minsk) 2 mk. g. alvokas ĉiujn verajn SAT-anojn; Lustinez (Bodenbach) 2 kr. ĉek.; Fejto (Sobiecin) 1 zlot.; Ibrahimov (Stalino) 1 rubl. alvokas ĉiujn SAT-anojn-ministojn; Korjakovcev (Krasnoufimsk) 1 rubl. alvokas Povarov kaj Voĥmin (Krasnoufimsk); Korjakovcev (N-Tagil) 1 rubl. alvokas Wojvoda (Ĉekoslovakio), Emmi Storsberg (Germanio), Georgina Gach (Britio), Withalm (Aŭstrio) SAT-aniĝu!
¹) Vidu n-on 100 de «S-ulo». — Atentigo. — Ni ricevis de la Leipziga Grupo proteston pri la maniero laŭ kiu estis aranĝata la «Jubileo-Ĉeno». Okazis ja, ke alvokoj trafis senlaborulojn, kiuj pro tio estis tre ĝenataj. Estas memkompreneble, ke senlaborulo estas tute liberigita je la morala devo mondonaci. Tamen la K-doj, kiuj alvokas, ne devas tion fari hazarde, senpripense. Cetere estus multe pli laŭdinde, se ĉiu K-do montrus spontane sian helpemon kaj lojalecon al la Asocio. Ĉiu SAT-ano ja povas bone kompreni, ke la treege malalta kotizo, kiun li pagas, tute ne sufiĉas por ebligi la malvolviĝon de nia entrepreno.
— pàgina 10 —
10 SENNACIULO
KRONIKO
Aŭstrio.
Salzburg. — Okazis, 8. 3. 27, lumbild-parolado: «Flugo tra la Mondo», aranĝita propagandcele el l’ loka lab. esp. grupo. Kun prezentado de poŝtkartserioj, la parolanto priparolis la esp. (precipe SAT) movadon en la koncernaj landoj k. skizis la historion k. ĝisnunan aplikatecon de esp. La soc. dem. partio senpage disponigis la ejon, la liberpensuloj la aparaton. Vigla aplaŭdo esperigis nin pri sukcesplena somerkurso. Aperadas priesp-a rubriko ĉiusemajne en la partiĵurnalo. Reiter, sekr. (1314.)
Britio.
Manchester. — Nia esp. klubo, dum ĝia 7-semajna ekzisto, funkciis tre progrese kun 17 anoj (7 SAT-anoj). Por mebligi la ĉambron, K-doj donace alportis seĝojn, bildojn de Marx, Lenin, Liebknecht, R. Luxemburg k. K-do P. Air belan portreton de Zamenhof. Ni ankaŭ ricevis multajn gratulojn de alilandanoj k. dankas nun al ĉiuj, intencante respondi plene kiel eble plej frue. Ĉiusemajne ni havas diverstemajn paroladojn: K-do Rozenbloom parolis pri la efiko de l’ ĝenerala striko en Anglio, A. Sheldon pri spertoj en Rusio, F. Elder pri efiko de l’ kapitalista reklamado, K-dino Dunn pri emocia potenco de l’ muziko. (4301.)
Francio.
Paris. — Kiel jam anoncite, la 7-a Kongreso de la «Fédération Espérantiste Ouvrière» (unuiĝo de franclingvaj esp. prolet. grupoj) okazos dum Pasko, en la urbdomo de Ivry-sur-Seine. El la diskutotaj raportoj, citindaj estas jenaj ciferoj, kiuj resumas la agadon de la Federacio: Dum 1926 estis vendataj: 5 575 ekz. de «Cours Elementaire d’Esp-o» (36-paĝa); 2 045 ekz. de «Cours rationnel et complet d’Esp-o» (208-paĝa); 440 ekz. de la 72-paĝa propaganda broŝuro de K-do Lanty: «La Langue Internationale; ce que tout militant ouvrier doit connaître de la question» (La Internacia lingvo; tio, kion ĉiu laborista agitanto devas scii pri la temo), k. multaj vortaroj k. SAT-eldonaĵoj. El la 97 gelern. enskribitaj por la perletera kurso, 80 finstudis, 15 aliĝis al FEO k. 20 al SAT. La gazetservo liveris 101 artikolojn al 31 lab. gazetoj, el kiuj 22 represis niajn informojn. Ni gajnis preskaŭ 100 membrojn dum la jaro (sume 420); certe dum 1927, ni estos multe pli ol 500!
La sekr. H. C. (24.)
Germanio.
Hannover. — Fine de l’ lasta jaro, nia laboro rezultigis fondon de SAT-rondo; ni estas nun 12 SAT-anoj, kunvenantaj dusemajne en la sindikatdomo. Ĉar ni estas grandparte junuloj, okazas la kunvenoj senalkohole k. senfume. Tri kursoj (12—15 lern.) okazas, gvidataj de K-do Herbst. De l’ 11-a feb., ni aranĝis enfenestre de l’ popollibrovendejo, ekspozicion de libroj, gazetoj k. korespondaĵoj. SAT-peranto: K-do Hugo Franke. (7386.)
Hennigsdorf (apud Berlin). — Ni havas nun viglan esp-grupon (12 an.), kiu aliĝis al LEA dum 1925 j. Okt. 26. komenciĝis nova kurso (14 lern.), el kiuj 8 ellernadis). Instruas K-do Schötzau-Bötzow. Lern- k. paroladvespero okazas ĉiumerkrede, en la Alte Schule. Ĝis nun nur 3 K-doj abonis «S-ulo»n. Grupa prezidanto estas: Willi Qualitz, Hennigsdorf, Neuendorfstr. 7 (vidu anoncon). (5644.)
Leipzig. — En la lasta n-ro de «S-ulo» ni sciigis pri fondo de Militsekcio de SAT. Intertempe okazis la ŝanĝo. Estonte ĉiuj skribaĵoj rilatantaj al tiu sekcio estu sendataj al: K-do Otto Richter, Flemmingstr. 7, I r. Leipzig W 33. (715.)
Solingen. — La 27. 2. 27 okazis ĉi tie SAT-konferenco por Rejnlando-Vestfalio, kun jena tagordo: 1. Presservo; 2. VII-a Kongreso de SAT; 3. Junularo de SAT; 4. Diversaĵoj. Rilate punkton 1, estis decidate, ke ĉiu petu al sia korespondantoj ke ili penu sendi pli presindajn leterojn, ĉar la redaktoroj de lab. gazetoj opiniis, ke la materialo estis tro seka k. seninteresa. Rilate punkton 2, oni pritraktis multopan veturadon, aŭ bicikladon al Lyon; oni elektis K-don por organizi karavanan vojaĝon por Rejnlando-Vestfalio. Interesiĝantoj skribu al K-do Erich Bull, Solingen. Sub punkto 3, oni priparolis fondiĝon de gejunulargrupo en ĉiu urbo k. rekomendis al ĉiuj grupoj aniĝi al la ŝtataj komitatoj por junul-flego. Sub diversaĵoj, oni plendis, ke la sektorestro ne plenumis siajn devojn k. oni proponis anstataŭanton. Post aprobo de div. proponoj k. voĉdono de protesto kontraŭ la faŝismo k. imperialismo per kanto de «Fratoj al sun’ libereco» la SAT-konferenco finiĝis. P. t. m. komenciĝis la soleno de la nove-fondita SAT-gejunulargrupo en Solingen. Infanoj esp-e prezentis teatraĵon «Cindrulino» k. diversaĵojn. Dum la konferenco oni kolektis 14.50 mk. por la jubileo-ĉeno de SAT. (3988)
Latvio.
Riga. — Post paroladoj de K-do Krastin, la 2-a k. 9-a distriktoj de soc. dem. partio, kuniĝis k. fondis grupon el 35 personoj, kiuj nun sukcese studas esp-on. La 11-a feb. komenciĝis kurso de Latvia lab. esp. societo, kiun gvidas K-do Krastin. Instruado okazas laŭ «Petro». La 9. jan. okazis tutlatvia kongreso de blinduloj, kiun malfermis la prezidanto de Latvia societo de blinduloj, SAT-ano Kaulin. Salutparolis en la nomo de Latvia lab. esp. societo, K-do Krastin k. en nomo de SAT, K-do Kazoks. Rezulto: kongreso akceptis esp-on k. decidis malfermi kurson. (5806)
Sovetio.
Kuvŝinovo (Tvera gub.). — Esp- k. SAT-movado ĉi tie ĉiam kreskas. 1-1-1926 estis nur 1 ano de SAT, nun 23. Ĉe Popoldomo estas esp-rondeto kun 30 anoj. Lernas esp-on ĉiuj el la 5-a Klaso de la lernejo de 2-a ŝtupo; en aliaj klasoj de tiu ĉi lernejo, 25 lernas esp-on. Adreso: Kuvŝinovo, Tvera gub., Ŝkola, al B. Golubev, Sovet-Unio.
Gvidanto-instruisto B. Golubev.
Mariinsk. — Kvankam en ne rimarkinda urbeto, meze de arbaroj k. marĉoj, mi inokulis la ĉi-tieajn Gek-dojn per la esp-a bacilo. Post lekcio, mi malfermis kursojn en la klubeto de l’ poŝt-telegrafistoj. Ni jam korespondadas kun aliaj landoj k. havas esp-anguleton en la mur-gazeto «Poŝtoficisto».
V. Pustinnikov.
Odessa. — En muziklaborlernejo estas organizita laŭ peto de gepatroj, nova esp-grupo porinfana. Komenciĝis kurso por gestudantoj de Muzik-dram-instituto. Enskribiĝis 36 Gek-doj el muzik- k. balet-fakoj. Baldaŭ estos festo pro tio, ke la Instituto ricevis honornomon de Beethoven. Estas dezirataj gratuloj de ĉiulanduloj, ĉar «Muzdramin» la unua el artlernejoj oficialigis esp-on. Certe estontaj prolet-artistoj multe propagandos esp-on de sur scenejoj. V. Vozdvijenskij. (4024)
Velij. — 20-3-27, la Veliĝa SAT-anaro festis sian unuan fondiĝ-jubileon. La laboron komencis nur 9 K-doj; nun estas 9 esp-rondetoj kun pli ol 120 partoprenantoj. Ĉe nia klubo funkcias konstanta ekspozicio. Re- k. nov-SAT-aniĝis jam 15 Gek-doj k. 2 kolektivoj, sume 29 anoj. (6771)
Volsk. — Post la VI-a Kongreso de SAT, nia esp-rondeto ĉe klubo de Cementfabriko «Ruĝa Oktobro», aranĝis en la urbo ekspozicion. Rezulte, nova rondeto en urbo kun 15 lern. Krom tio, ni kondukas propagandlaboron, eldonas mur-gazeton «Esperanto» k. kunvenas dufoje monate por interparolado.
Viktor Ŝefer (5469).
Svisio.
Lausanne. — De kelka tempo funkcias perkoresponda kurso sub gvido de K-do 150, helpe de la bonega lernolibro «Cours Rationnel». La efiko jam montriĝas; 3 lernantoj aliĝis al SAT; plej bonajn esperojn pravigas niaj penadoj. Kursoj daŭras vespere en Genevo, Morges k. Lausanne; sume 150 lernantoj.
Ĉe la Neŭtraluloj.
ESPERANTO EN LA PROKSIMA ORIENTO
En Persio
Kreskas la nombro de esperantistoj en Persio. Ekzistas jam du bonegaj gramatikoj en persa lingvo.
En Sirio
Studentoj de diversaj nacioj tre interesiĝas pri esperanto. En la Amerikana Universitato de Beirut, 3 klasoj kun 60 lernantoj, estas ĵus organizitaj, sub la direkto de instruistoj de lingvoj araba, persa kaj armena. — Esperanto-grupo en tiu ĉi urbo estas en formado.
En Turkio
En Turkio esperanto havas anojn ĉie. En diversaj lokoj estas esperanto-grupoj. Lastatempe Turka Esperanto-Asocio estas fondita kun oficiala aprobo. — La plej aktiva grupo estas tiu de Konstantinopolo sub la prezido de l’ turka inĝeniero Hilmi Djelil Bej. D-ro Ali Fuad Bej, ĝenerala inspektoro de higieno de Konstantinopolo ankaŭ estas fervora esperantisto.
✯ DIVERSAĴOJ ✯
APLIKO DE ESPERANTO AL KOOPERATIVA MOVADO
Ĉe Moskva Kooperativa Klubo estas organizita «Esperanta Sekcio», celanta akiri pere de esp-o materialon pri kooperativa movado eksterlande en diversaj ĝiaj branĉoj: 1. negoco, 2. strukturo de administra kaj komerca aparato, 3. komuna nutrado, 4. domkonstruado, 5. provizado, konservado kaj deponado de ledo k. a. krudaĵo ktp. ktp.
La sendota materialo estos prilaborata kaj uzata en celoj de tutmonda kooperativa movado. Rezultoj de ĉi tiu laboro estos publikitaj kaj laŭ deziro riceveblaj de la sekcio.
Gek-doj ne prokrastu skribi. Ĉiuj postelspezoj laŭ deziro estos rekompensataj. La korespondaĵon adresu jene:
Centra Kooperativa Klubo, Esperanta Sekcio, Neglinnaaj 29, Moskvo (USSR.).
TABAK-KONTRAŬULOJ
La kvina mondkongreso de tabak-kontraŭuloj okazos de la 6-a ĝis 8-a de julio 1927 en Praha. Okazos esperantista fakkunsido. Eventualaj partoprenantoj bonvolu skribi al Esperantista tabak-kontraŭula asocio, Wien I., Judenplatz 2, I/II. Aŭstrio, kiu volonte donas informojn.
HELPU
al SAT-ano 4199, kiu serĉas sian fraton! Ĉi-tiu, en 1907 aŭ 1908, forveturis el Rusio Aŭstrion, — tiam li estis 30-jara, — ankaŭ esperantisto. Komence li korespondadis kun sia patrino, sed subite ĉesis. — Kiu konis lin, aŭ kiu povas informi pri li, tiu skribu al la Administranto de SAT: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
Nomo de la serĉato: Dimitrij Kudrjavcev. Lasta adreso konata: Upozouta[?]. Mesto Fryŝtak u. Holeŝova, Aŭstrio, Rakousko-Ugerska, Morava.
— pàgina 11 —
SENNACIULO 11
[BILDO p.11 | 8,5,35,13] ornama kapdesegnaĵo kun skribplumo kaj malfermita libro
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Servokapabla!, Marcus Tybout de Georges Eckhoud. Tradukis el la franca Léon Bergiers. Internacia Mondliteraturo n-ro 20. Eld.: Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Esperanto fako. Formato: 19×12,5 cm. 72 pĝ. Prezo: ne montrita.
Georges Eckhoud estas unu el la plej simpatiaj verkistoj belgaj, kiu amas la popolon kaj malamas la nuntempan «socian justecon». Pro tiu kun plezuro mi povas rekomendi la du novelojn: en la unua li montras la malfeliĉan sorton de juna soldato, en la dua — sed cetere, vi mem legos la verketon. Mi nur bedaŭras, ke kelkaloke la stilo ne estas tre flua. S. G.-K.
El Moderna Hispana Parnaso, trad.: Julio Mangada Rosenörn. Hispana Esperanto-Biblioteko, adreso: Glorieta de Bilbao 5, Madrid. Formato 19,5×13,5 cm. 32 pĝ. Prezo: 1,15 fr. sv. (tri respondkuponoj).
La libreto prezentas kolekton da hispanaj kantoj el diversaj aŭtoroj samtempe ornamita per multaj hispanaj vidaĵoj. Profunda estas La Lignajisto de Jose Maria Alvarez de Sotomayor, kiu montras la maljustecon de la nuna soci-ordo. S. G.-K.
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Nordbayerische Volkszeitung, ?, 5. 2. 27: «Lernejoj kaj kluboj anstataŭ preĝejoj» (121—22); 7. 3. 27: «Vartejo ĉe la tria ŝtata tabakfabriko en Kremenĉug» (123—24). — Novy Lid, (?), 8. 1. 27: «Kiel brita imperiismo subpremis Ĉinion» (40). — L’Effort, Lyon, 15. 3. 27: «Laborvivo en Palestino» (123—24). — Revista Popular, Cordoba, 15. 3. 27: «Laboristaro, malfermu la okulojn!» (125—26); Alvoko por trovi Wassili’n Hubkin (123—24). — Atputai, (?), 6. 3. 27: «Blankaj mastroj—flavaj sklavoj» (119—20.)
Represis el «Sennacieca Revuo».
Jurnalist, Moskvo, feb. 1927: «La libro de estonto» (13, 14, 18, 23), kun antaŭnoto de l’ redaktoro atentiganta pri «SR» k. pri SAT, ankaŭ kun responda artikolo, plejparte aproba, de fama fakulo pri libra grafiko k. arto (tio montranta valoron de niaj gazetoj k. originalaj verkitaĵoj).
Enhavas notojn pri SAT.
Pizma rabkoram, Perm, 4. 9. 26: pri esp-servo de SAT.
Enhavas priesperantajn artikolojn.
Kievskij Proletarij, Kiev, 30. 1. 27: bildo de ekspozicio de Intern-Ligo. — Proletarskaja Pravda, Kiev, 27. 1. 27: pri ekspozicio de Intern-Ligo. — Komsomolskaja Pravda, Moskvo, 2. 2. 27: pri Kiev’a ekspozicio de Intern-Ligo. — The Daily Herald, London, intermite artikoletoj de M. Starr. — Lyon Republicain, Lyon, 14. 3. 27: anoncoj pri propag. kunveno de FEO k. kursoj. — Le Cri du Peuple, Lyon, 12. 3. 27: anoncoj pri propag. kunveno de FEO k. kursoj.
Enhavas tradukojn el esperantaj Leteroj.
Molodij Bilŝovik, Kiev, 12. 3. 27 (2), 24. 2. 27 k. 27. 2. 27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 3. 3. 27. — Proletarskaja Pravda, Kiev, 8. 3. 27. — Bolŝevikidoj, Kiev, 10. 2. 27 (el materialo de SAT-presservo).
La Lingva Angulo
Demandoj:
1. Oni ofte povas legi la formojn «fabriko» kaj «fabrikejo», uzataj kun la sama senco. Kiu formo estas korekta? — 1516.
2. Por nomi metiorganizojn oni ofte uzas la vortojn «unio», aŭ «unuiĝo». Kiu formo estas korekta? — 1516.
3. Ĉu la vorto «prelego», ofte renkontata en esperantaj tekstoj, estas allasinda? Kaj se jes, kiun precize difinitan sencon ĝi havas?
Respondoj:
La vorto FABRIKO kun la senco de «ejo, kie oni fabrikas» apartenas al la U. V.; ĝi do estas fundamenta. Tamen la vorto FABRIKEJO ne estas kondamninda: ĝi estas nur taŭtologia¹) maksimuma formo de la vorto FABRIKO.
La vorto UNIO estas akceptebla, ĉar internacie ĝenerale konata. Tamen ĝia enkonduko estas tute nenecesa kaj la malnova vorto UNUIĜO estas, laŭ mia opinio, preferinda. Ni ne tromultigu la radikojn en nia vortaro.
La nova kaj neoficiala vorto PRELEGO estas samsignifa kiel la Zamenhofa kaj oficiala vorto LEKCIO. Ambaŭ signifas superan instruan paroladon. La tromultiĝo de tiaj duoblaĵoj, kiuj senutile malsimpligas la lingvon, estus tre bedaŭrinda kaj estas evitinda. (Komparu: PLAKATO apud AFIŜO, REFERATO apud RAPORTO, k. t. p.) La nuna uzado ŝajnas preferi la vorton PRELEGO.
Fakulo.
¹) Taŭtologio = samdiraĵo. — Red.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
K-do Hans Preslmayr, Marxstr. 1, Steyr, dez. koresp. pri div. temoj, L, PI, k. ĉ. l. prefere ekstereŭropanoj.
Bulgario.
K-do Georgi Lukof, ŝtata universitato, Sofia, studento-filologisto, dez. koresp. pri literaturaj k. sociaj temoj. k. ĉ. l.
Ĉekoslovakio.
K-do Albin Pietschmann, i. Fa. Elias Palme, Steinschönau, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. t. Skribu multnombre!
Germanio.
K-do Kurt Weeser, Weesenstein 24, in Sa., dez. koresp. k. ĉ. l. nur seriozuloj anoncu!
K-do Fr. Schröder, Weimarstr. 1, Berlin-Charlottenburg, dez. koresp. k. ĉ. l. kun nur seriozuloj interesuloj pri religiaj k. etikaj demandoj koncernante praktikajn provojn de aliigita sociordo.
Stratŝanĝo: K-do Gustav Neumann, loĝas nun: Sternstr. 16, Essen.
K-do Arno Paul, Thür. Sparkasse, Zeulenroda, sendas artpoŝtkarton kontraŭ urbvidaĵkarto, precipe kun Sovet-Azio.
— Lab. Esp. Grupo-Mannheim, dez. kolektive koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., interŝ. esp-aĵojn. Adr.: Württ. Hof, G. 5, Nr. 3, Mannheim.
K-do Aŭg. Gais, Leonhardsplatz 9 b, Stuttgart, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. lab. temoj, precipe junularmovado. L, PK, PI, bfl. Resp. garantiata.
K-do Oswald Ulbrich, Hauptstr. 168, Ebersbach i. S., dez. koresp. pri ĉ. t. k. ĉ. l. L., PI., esp.-aĵoj. Interŝ. kun Labeskoj. Nepre resp.
— Arbeiter-Esp. Grupo Hennigsdorf, serĉas koresp. k. ĉ. l. prefere interŝ. PI. PM. bfl. Ni nepre resp. Adr.: Hennigsdorf-Berlin, Neuendorfstr. 7.
K-doj de Esp.-naturamika sekcio, dez. koresp. k. Gek-doj el ĉ. l. pri turismo, naturbelaĵoj, fotaĵoj k. a. temoj. Adr.: K-do Herrmann Müller, Feldkirchner Str. 6, II, Ingolstadt i. B.
— Kursanoj el progresinta kurso, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. t., precipe pri lab. movado, interŝ. L., PK., PI., PM. Resp. garant. Adr.: Otto Elze, Dreyhauptstr. 7, Halle a. S.
Italio.
K-do Carena Carlo, Case Operaie, Voghera (Pavia) dez. koresp. kun Londonaj k. Parizaj esp. K-doj, prefere fervojistoj, resp. ĉiam garantiata.
Litovio.
K-do P. Staŝys, Darsuniŝkis, Kruonis, dez. koresp. per L, PK, PI, PM, k. ĉ. l. Certe resp.
K-do E. Mediŝaŭsko, Kietaviŝkis. Traku ap., petas spertulojn skribi pri Esp. Kurso perletera. Ĉiam danke resp.
Sovetio.
K-do R. Ŝejnman, Puŝkin-str. 10, Kremenĉug, dez. koresp. pri lab. k. junul. movado k. pri ĉ. t. baldaŭa resp. estas garantiata, L, PI.
K-do F. Ibrahimov, Ŝaĥta 1, Ŝĉeglovski-rudnik, Stalin, dez. koresp. k. ĉ. l. pri vivkondiĉoj de ministoj. Resp. garantiata. L, PK, ktp.
ATENTU! Kiu povas informi min pri la adreso de Fraŭlino Hilda Merkert, Marktheidenfeld a. M. (Germanio)? Adr.: K-do Fritz Röbig, Dom Krestjanina ulica Trockogo, Viatka.
K-do Ilĉjo Kalinin kaj K-do Levin A., Oranjerejnoje, Astraĥanskoj gub., dez. koresp. k. ĉ. l. ge-esp-istoj. Interŝ. L, PK, belajn bildojn k. a., ĉiam resp.
K-do G. Artemjev, Poŝtkesto, 2, Nalĉik, pri politikaj, laboristaj, sociaj k. pedag. temoj k. ĉ. l., prefere kun Azio, Aŭstralio, Ameriko, Afriko k. Proksima Oriento. Ĉiam resp.
K-do F. Markelov, (poŝttelegrafisto) Poŝtkontoro, Buzuluk, Samara gub., dez. koresp. pri ĉ. lab. temoj k. ĉ. l. PI, PM, PK.
— Interesa koresp-ado por ĉiuj! Skribu al K-do G. Jaĉnij, Ostrovidova, 61, Trudŝkola, Odessa.
— Du junaj K-dinoj dez. koresp. k. ĉ. l., PI. Adr.: Evgenia Ridnik k. Fanni Luĉina, Muztrudŝkola, Ostrovidova, 61, Odessa.
— Mi volonte ricevadus leterojn sed pro div. kaŭzoj (tempo k. monmanko), mi ne plu povas resp. al miaj personaj koresp-antoj. Mi petas pardonon. La oficialan k. grupan koresp-adon mi daŭrigos. K. Fade-Ĉita.
— Grupo de vilaĝanoj-infanoj, (11—13 j.) petas sendi desegnaĵojn, PI ktp. Adr.: Nikolo-Elnatj (Iv.-Voz. gub.) Irjevec. u. Ĉerkaskij.
— Esperanta rondeto ĉe Loka Sindikata Komitato de Administrejo de N. Kaŭkaza fervojo dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l., ĉiam resp. Adr.: Rostov/Don, Pravlenie Sev. Kav. jel. dor. Mestkom, dla esperantsk. kruĵka.
— pàgina 12 —
12 SENNACIULO
— 5 esp.-gelernantoj dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Adr.: K-do Panov, fabr. im. Afanasjeva, kontoro, Ivanovo-Voznesensk.
— 5 esp.-gelernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. Adr.: K-do Strokin, Sosnevskaja objedin: Manufaktur, kontoro, Ivanovo-Voznesensk.
K-do Alŝic Elio, 15-jara, str. Malopodvalna 10, 10. Kiev, dez. interŝ. Pk, L. kaj laboristajn gazetojn, k. ĉ. l.
K-do Mirono Ler, str. de Pjatakov 22, 23. Kiev, dez. koresp. k. interŝ. PK, PI, il. gaz. k. ĉ. l.
K-do Boriso Gureviĉ, 14-jara, Sofievska str. 25, 6. Kiev, dez. interŝ. PI, PM, il. gaz. k. ĉ. l.
— Ĉelo de «IRH» dez. koresp. k. ĉ. l. Kiev, Jurkovska str. 22, 4-a Kruporuŝka, Zavkomu dla Mopra.
K-do Davidov, Volosska str. 53, 10. Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-dino R. Polonska, junkomunistino, Verĥnij Val, 30, 7. Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
— Junkomunista ĉelo, dez. koresp. k. ĉ. l. Kiev, Proletarska str. 1, Tipografija N 8. dla jaĉejki LKSM.
— Junkomunista ĉelo, dez. koresp. k. ĉ. l. Kiev, Ĥorevaja 55, Maĥorfabrika 5, dla jaĉejki LKSM.
K-do Ivan Tuzjuk, dez. koresp. k. ĉ. l. PK, L, Kiev, Ŝkola Kameneva pulrota.
— Sendu por ekspozicio (pionira fako) de 80-a lernejo kolektivajn skizojn pri laboro k. vivo de junpioniroj, gaz. jurn., fotojn, insign. k. aliajn pioniraĵojn. Rekompence—priskriboj k. gaz. de Kievaj pioniroj. Adr.: Kiev, pl. Spartaka 4-a, Trudŝkola N 80, Kruĵok meĵdunar. svjazi.
K-do Golovanevski L., Kiev, Kreŝĉatikski pr. 3, 1-a reprezentanto por intern. interligo de Kieva Distr. Komit. de Komjunularo serĉas kor. k. ĉ. l. por Komjunulĉeloj de urbo Kievo.
— Pionirtaĉmento dez. koresp. kun pioniroj k. taĉmentoj, Adr.: Kiev, Jurkovska 22, Zavkomu dla pionirov.
K-do Dujkin Nikolao, Kiev, str. de Libkneĥt 14, 3. k. ĉ. l. interŝ. PM, gaz.
— Junkomunista ĉelo, dez. koresp. k. ĉ. l. PK, L, fotoj, jurn. Adr.: Kiev, Jurkovska 22, Kruporuŝka 4-a, zavkomu dla komsomolcev.
K-do Tabaĉnikov N., junkomunisto, Kiev, Obolonska 25, 3. dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do Prajsman M., Kiev, Jurkovska 20, 10. dez. koresp. k. ĉ. l.
K-dino Levicka R., Kiev, Konstaninovska 61, 6, dez. koresp. k. ĉ. l.
Studentoj de 3-a Muzika Teknikumo dez. kor. k. ĉ. l. Respondas nepre. Adreso: K-do V. Kollar, P. St., Malyj pr. 38/38, kv. 18. Leningrado.
Esp., ŝaka, sporta k. politikaj rondoj ĉe fervojista klubo dez. kor. L PI, interŝanĝi gazetojn kun samcelaj lab. organizoj. Adr.: Klub «Krasnyj Jeleznodorojnik», Kruĵku Esperanto, Pr. Volodarskogo 62, Leningrado.
K-do B. Maĥmud Zade, instruisto de Bahaana lernejo dez. kor. serioze k. ĉ. l. Adr.: K-do B. Maĥmud Zade, Biblioteko de Bahaistoj, ul. Svobody, Poltorack (Turkmenio).
K-do P. Ŝumilov, Krjukov kan. 14, kv. 5, Leningrado, dez. kor. kun laboristoj de elektro-centrejoj kaj administrejoj.
Studentoj de Agrikultura Teknikumo dez. kor. k. ĉ. l. precipe pri agrikulturaj temoj. Adreso: K-do Dombrovski, Baskov per. 3, kv. 3, Leningrado.
Laboristoj dez. kor. pri lab. vivo, sindikata movado k. ekonomiaj demandoj. Adreso: Kartonaĵnaj Fabrika, Degtjarnyj per. 7, Leningrado.
K-dino Antonina Petunova, Ligovka 183, kv. 92, Leningrado, dez. kor. k. ĉ. l.
Fervojista Esperanto-Rondo dez. kor. k. ĉ. l. samprofesiuloj. Adreso: Klub imeni Zinovjeva Okt. j. d., Esperanto Rondo, Tambovskaja 63, Leningrado.
Esperanto-Rondo ĉe sovet-oficista klubo dez. kor. k. ĉ. l. Adreso: Klub Sovtorgsluĵaŝĉiĥ imeni Dzerjinskogo, Esperanto-Rondo, ul. Krasnyĥ Zorj 74, Leningrado.
Pioniroj ĉiulandaj skribu leterojn al leningradaj pioniroj por efektivigi internacian pioniran kunligon. Ĉiu nepre ricevos respondon. Adresu ĉion al K-do S. Beneslavski, P. St., Petropavlovskaja 4, kv. 15, Leningrado.
K-do Paŭlo Tilin, Uprazdnennyj per 17, kv. 34, Leningrado, dez. kor. k. ĉ. l. ĉiuteme.
K-do Andreo Sedov, Fontanka 15, kv. 11, Leningrado, dez. serioze kor. k. ĉ. l. ĉiuteme.
Komjunuloj de koton-ŝpina fabriko dez. starigi internacian kunligon kun ĉiulandaj komjunuloj. Adresu viajn leterojn: Kolektiv Komsomola fabriki im. Sverdlova, P. St., Petrogradskaja nab. 32, Leningrado.
[BILDO p.12 | 38,40,46,50] dekoracia zigzaga linio ĉe la maldekstra rando de la anonco
[BILDO p.12 | 57,39,65,45] kvinpinta stelo
LABORISTAJ KORESPONDANTOJ
de leningrada ĉefĵurnalo «Leningradskaja Pravda» deziras korespondi pri ĉiuj temoj kun ĉiulandaj Gekamaradoj. Ĉiuj taŭgaj leteroj estos presitaj en la ĵurnalo.
Adreso: Klub «Leningradskoj Pravdi» Esperanto-Rondo, Socialistiĉeskaja 14, Leningrado (Sovet-Unio).
[BILDO p.12 | 40,52,64,56] du kvinpintaj steloj flanke de la titolo
ESPERANTO-RONDO
dez. kor. kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj. Respondo estas garantiata.
Adreso: Klub «Elektrotoka», Esperanto-Rondo, ul. Gercena 19, Leningrado.
ALVOKO
Karaj tutmonda Gek-doj! Studenta grupo «Esperanto» ĉe Orienta Fakultato de Mez-Azia Regna Universitato, por pruvi antaŭ la studentaro kaj profesoraro de la Universitato (kiu jam komencas favori Lingvon Internacian) valoron de esp-o kaj SAT-servo por la scienco, kolektas po unu ekzemplero de ĉiu nacilingva gazeto aŭ revuo fakscienca (medicina, agrikultura, orientalisma, matematika, naturscienca ktp.). La kolektotaj gazetoj kaj revuoj post ekspozicio estos transdonitaj al universitata biblioteko. Sur ĉiu ekz. ni presos nomon de donacinto kaj noton, ke ĝi estas ricevita per esp-o. Ĉiu alsendinto ricevos danke artan ilustritan karton kun tipa vidaĵo de Meza Azio kaj jubilea SAT-poŝtmarko de USSR.
Antaŭajn dankojn! Fervoruloj helpu!
Adreso:
USSR, Taŝkent, str. de Karl Marks 6, Orienta Fakultato, al Esperanto-Grupo
RADIO-amatoroj atentu!
Radio-rondeto ĉe 80-a lernejo (Kievo) dez. koresp. kolektive aŭ individue kun similaj rondetoj k. radio-amatoroj, interŝ. radio-literaturon, fotojn, radioskemojn. Adr.: Kiev, (Sovet-Unio) pl. Spartaka 4-a, Trudŝkola N 80, dla radio-kruĵka.
[BILDO p.12 | 69,21,77,27] kvinpinta stelo
ALVOKO
Okaze de la 10-a datreveno de la morto de d-ro Zamenhof, la SAT-grupo en Vjatka (Sovetio) aranĝas grandan vesperfeston de internacia laborista interligo. Pro tio la SAT-grupo petas al ĉiuj ekstersovetiaj grupoj kaj izolaj SAT-anoj pri sendo de gazetoj, fotoj, leteroj ktp. Adresu jene: Vjatka (Sovetio), Radio-Stacio al esperantistoj.
[REKLAMO p.12] Ĉiuj Ateistoj legu la ĵurnalon LIBERPENSULO Per abono de ĉi gazeto vi estas membro de la «Internacia Ligo de Liberpensuloj». Kotizo 2.— mk. g. aŭ sama valoro. Ĉiu novaliĝonto ricevas 4 interesajn malnovajn numerojn senpage! Adreso: Kurt Hubricht, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22, I. Poŝtĉek-no. 43808.
[REKLAMO p.12] La plej popularaj! La plej malkaraj! Por germanlingvanoj! Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichts-Stunden. Kun elparolo, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6-a ĝis 10-a milo. Prezo 0,25 mk. g. Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj kaj literaturaj klarigoj. — Serĉado en vortaroj superflua! Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Esperanto Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (Ĵus aperis). Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 200 paĝoj da teksto kun pli ol 20000 germanaj vortoj kaj 30000 tradukoj. Kvarobla numero ĵus aperis! Prezo 1.— mk. g. Sprechen Sie Esperanto? Enkonduko en la esperantan konversacion. Prezo 0,25 mk. g. Einführung in die Esperanto Handelskorrespondenz. Esperanta-germana komerca korespondo. (Duobla n-o.) Prezo 1.— mk. g. Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Tagblatt-Bibliothek, Wien I, Wollzeile 22.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 133-134, 16 d’abril de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 133—134 — APERAS SEMAJNE — 16. Aprilo 1927
[BILDO p.1 | 41,4,54,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.»
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY, 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe — Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, Rue Boyer, Paris-XXe — Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
EL MANĈURIO
Manĉurio estas nord-orienta parto de granda Ĉinio, nun havas ĉirkaŭ 16 000 000 loĝantojn kaj okupas 940 000 kv. metromilojn. Ĝi lokiĝas inter Koreo, Sibirio kaj Mongolio. Ĉine la lando estas nomata ne Manĉurio, sed Ŝen-Czin. Manĉuroj estas preskaŭ tute ĉiniĝinta negranda enlanda popolo (nun ĉirkaŭ 1 000 000), kiu sukcesis en la jaro 1616 venki tutan Ĉinion kaj regi ĝin ĝis la lasta revolucio detroniginta lastan reĝon-manĉurion en 1912. Fakte Manĉurio nun estas diktatore regata de fama reakciulo Ĉan Czo Lin kun lia generalaro. Ili samtempe estas politik-, milit- kaj mastrumestroj de la lando, ĉar ili estas administrantoj kaj samtempe akciuloj en diversaj entreprenoj kaj bankoj, kiuj estas en preskaŭ ĉiuj urboj de Manĉurio. Ĉiuj ĉi bankoj rajtas moneldoni kaj trouzas la rajton, invadinte la landon per diversspeca papermono. La mono nun ege senvaloriĝis, ĉar fakte ĝi estas garantiita nur per baseta ordonvoĉo de maljuna Ĉan. La senvaloriĝo mizerigas antaŭ ĉio vilaĝanaron, kiu estas plej granda parto de ĉi-tiea loĝantaro. Profitemaj bankoj aranĝas siajn aferojn tiel, ke ili arte plivalorigas sian monon dum ili aĉetas kamparproduktojn de vilaĝanoj (precipe sorgo, milio, maizo, fabo) kaj ili resenvalorigas ĝin kiam ili, vendinte la produktojn, malkare reaĉetas malnovajn monsignojn, bank-biletojn. Poste ili ree altigas prezon de ĉi-biletoj por re-
[BILDO p.1 | 19,38,76,63] Foto de strato de urbo kun malaltaj dometoj kaj homamaso; maldekstre enmetita ĉina poŝtmarko de 20 cendoj.
Laojan — tipa urbo de Manĉurio. Ekonomia vivo de Manĉurio rapide disvolviĝas kaj same kreskas urboj kaj relvojaro, kiu nun jam longas pli ol 2500 metromilojn.
[BILDO p.1 | 19,66,76,89] Foto de granda banka konstruaĵo kun kupolo kaj pli malalta domo apude; maldekstre enmetita ĉina poŝtmarko de 3 cendoj kun velŝipo.
Manĉuria banko en urbo Ĥarbin ĉe transsibiria fervojo kaj rivero Sungari. En la jaro 1910 la urbo havis nur 12 000 loĝantojn, nun — ĉirkaŭ 370 000. Alia granda urbo de Manĉurio Mukden nun havas pli ol 350 000 loĝantojn, sed en 1910 ĝi havis nur 250 000.
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
komenci tian sistemecan prirabadon de vilaĝanaro. Krom tio Ĉan Czo Lin, kiu bezonas monon por senĉese militi, tre altigas impostojn. En la jaro 1924 la terimposto estis altigita je 80 % kaj en la jaro 1926 ankoraŭ je 50 %. Krome, en nuna jaro estis ankaŭ altigitaj tabak- kaj salimpostoj pagataj arĝente kiel ĉiuj impostoj. Vilaĝanaro impostojn pagas arĝente, sed vendas siajn produktojn por papermono, do malprofitas duoble! Por iom resanigi sian monsistemon Ĉan aranĝis devigan internan prunteprenon de 50 milionoj da dolaroj. Sed la devigo retrafas vilaĝanaron, ĉar ĝi devas realigi 47 % de la prunto. Same suferas urbanaro (kiu en Manĉurio rapide kreskas), ĉar prezoj de milio (ĉefnutraĵo de laboristoj kaj vilaĝanoj) altiĝis je 20 % sole dum unu aŭtuno de 1926 jaro. Malkontento de loĝantaro nature kreskas kaj igas vilaĝanojn kuniĝi kun laboristoj kontraŭ nuna registaro, post kies dorso jam bone sentiĝas tutmonda kapitalismo. Kelkie jam okazas ribeletoj kaj dika nuko de maljuna Ĉan ne estos bone gardata dum lia militiro kontraŭ revoluciemaj sudanoj kiuj nun jam regas en Ŝanhajon kaj aliaj gravaj urboj. Ne savos lin profesiaj militistoj, rusaj blankuloj, kiujn li amase varbas por sia armeo.
Maksim Krjukov.
[BILDO p.2 | 28,13,73,31] Manĉuria bankbileto de kvin cendoj kun ĉinaj signoj, pagodo kaj la numero 1825213.
Specimeno de manĉuriaj bankbiletoj, kiuj pli kaj pli invadas la landon. 5 centonoj da ĉina arĝenta dolaro aŭ laŭnome 5 sovetiaj kopekoj. Dorse estas klariga teksto «internacia» en la lingvoj angla, rusa kaj mongola.
Striko en Turkio
En Turkio estas nur unu partio politika, tiu estas la registaro, konsistanta el la landnobelaro. Nenia opozicio estas permesata, do tute ne ekzistas movado socialista aŭ komunista. Antaŭ ne longe grupo da laboristoj petis de la registaro permeson fondi socialistan organizaĵon, kiun registaro rifuzis, donante, kiel motivon, la fiaskon de socialismo en Eŭropo (kompreneble, ĝi aludis al Sovetio).
La registaro vendas monopolon por ĉiu industria kaj komerca ekspluatado al grupoj kapitalistaj, kies anoj estas membroj de la registaro; tiel reganta klaso lanugas siajn nestojn, senplumigante la pacan kaj laboreman loĝantaron.
Nenia gazeto aŭ ĵurnalo ekzistas en la lando por defendi la interesojn de laboristoj. La gazeto, kiu kuraĝas meti artikolon, defendanta la intereson de la «suba hundo» (?) estas tuj malpermesata.
Jam de antikva tempo ŝarĝoŝipoj ankradas sur la rodo de Bosforo. Centoj da ŝarĝistoj kun barkoj alportadis kaj forportadis varojn, gajnante tiamaniere iom da mono por vivado. Sed en nuna respublika reĝimo, la vivo fariĝis tre malfacila por multaj el tiuj ŝarĝistoj. La registaro vendis monopolon de transŝarĝado al privata kapitalista kompanio, kiu ne uzas la servojn de ĉiuj ŝarĝistoj, pro kio granda nombro grande mizeriĝas. Tio kaŭzis, ke la ŝarĝistoj rapide organizis sin kaj postulis, ke la kompanio uzu ĉiujn barkojn laŭvice. Monopolo tion rifuzis fari. Okazis granda kunveno de ŝarĝistoj en mezo de januaro, kiuj deklaris strikon je la tempo kiam estis urĝe necese senŝarĝi grandan kvanton da komercaĵo. Monopolo vokis policon por devigi la senŝarĝistojn ĉesigi la strikon. Okazis batiĝo, dum kiu kelkaj policanoj estis ĵetitaj en la maron, kaj kelkaj laboristoj kaj policanoj estis vunditaj. Pli ol 300 laboristoj estis arestataj, inter ili ilia maljuna sekretario; baldaŭ la plejmulto estis liberigitaj, sed 33 estis kulpigataj pro diversaj faroj. Post sidado en karcero dum 47 tagoj je la fino de februaro ili estis juĝataj. Kamaradoj, kiuj iris al juĝejo por aŭskulti al la juĝado devis submeti sin al severa kontrolo de poŝoj kaj vestaĵoj, por ke neniu protestu per revolvero aŭ alia «argumentilo». Ili estis kulpigitaj pro batado kaj insultado kontraŭ policanoj «dum plenumo de ilia [?] devo». Kelkaj estis senkulpigitaj, sed dek estis kondamnitaj al malliberejo, kie ili restos de tri ĝis ses monatoj.
Granda antagonismo ekzistas, inter la monopolo kaj la (ne laŭleĝa) unuiĝo de ŝarĝistoj, kies nombro estas 2881. Dum la proceso la unuiĝo en longa petskribo al la registaro petis, ke ĝi ekzamenu la disputon, kaj klarigis, ke 900 barkoj staras en la Ora Korno neuzataj kaj, ke 2881 ŝarĝistoj estas senlaborigitaj kaj sen iu subvencio. Ankaŭ la unuiĝo petis, ke la registaro transdonu al ĝi ĉiujn aranĝojn pri transŝarĝado de komercaĵo, kio estos farata per la plej nova metodo teknika. Kompreneble, la registaro estas pli interesata pri sia monopolo ol pri laboristoj. La monopolo proponas, ke ĝi aĉetos de la ŝarĝistoj la barkojn, por kiu ĝi mem difinos la prezojn, kaj ŝarĝistoj, kiuj sub tiu kondiĉo vendos siajn barkojn, estos dungataj kiel simplaj laboristoj de la monopolo. La direktoro de monopolo publike deklaris, ke li zorgos ĉe la registaro, ke la peto de la ŝarĝistoj restu senrespondo.
E. E. Y.
[REKLAMO p.2] Propagandu per speciala leterkoverto je memoro de la 40-jara datreveno de esperanto kun portreto de D-ro Zamenhof. Prezo: 100 ekz. 2.— mk. g. Adm. de SAT.
LETERO EL PERSIO
«O-o, Allah-akber (Granda dio), savu nin, viajn humilajn sklavojn, de niaj pekoj en ĉi mondo!» — jenan preĝon trifoje en la tago — matene, tagmeze kaj ĉe la malleviĝo de l’ suno — ripetas la persa kamparano, laborante en rizaj kamparoj. Li serioze opinias, ke tro grandaj estas liaj pekoj antaŭ Allah, ĉar laborante de mateno ĝis malfrua vespero, li ne havas eblecon, multe da tempo fordoni al la preĝo.
Ne sen kaŭzo tiamaniere opinias nia kamparano: en ĉi mondo vere li estas orfo kaj, ĉirkaŭ li, ĉiuj konstante ripetas, ke sama orfo li estos ankaŭ post sia morto. Nia kamparano estas kredeble la plej malriĉa, ĝis almozeco, kaj malfeliĉa en la tuta mondo. La tero, kie li laboras, kaj eĉ la akvo, per kiu li akvumas ĉi teron, ne estas lia propraĵo, sed tiu de bienuloj kaj ĥanoj.
La persa kamparano prilaboras sian terpecon per la plej primitivaj instrumentoj; pri la teknikaj plibonigoj en terkulturado li scias nenion¹). Unuvorte — en ĉiuj rilatoj niaj kamparanoj ankoraŭ ĝis nun travivas Mezepokon.
Laborenspezoj de ĉiuj membroj de familio apenaŭ sufiĉas por ke ili ne mortu pro malsato. Kaj laboras ordinare ĉiuj, viroj kaj virinoj, eĉ malgrandaj infanoj. Sen ripozo, ofte malsana, kamparano devas labori starante ĝis la genuoj en la akvo. Ĉar ĉe nia kamparanaro estas tre disvastigita fumado de opio, la elcento da malsanuloj inter ili estas tre granda. Pri mortintoj neniu ĉagrenas, ĉar ĉiuj havas pli «gravajn» aferojn.
Senklerecon de persaj kamparanoj uzas ĉiuj, kiuj ne estas maldiligentaj;
¹) Espereble tamen okcidentuloj aŭ usonanoj ne trudos al la persa kamparano plugmaŝinojn, ĉar tiaokaze li perdus la grandan privilegion vivi en «sendependa» lando, kiu havas eĉ reprezentanton ĉe la Ligo de Nacioj!! .. — Red.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
ĉiuj ilin senindulge ekspluatas: marĉandistoj, ŝtataj oficistoj, armeo, princoj, ĥanoj kaj fine «sankta familio» de di-servantoj.
Diversspecaj servantoj de dio — seidoj, aĥundoj, imamoj, dervisoj kaj aliaj — seninterrompe vagas tra la lando, eltirante de la kamparano lian lastan moneron kaj instruante necesecon por la filoj de Oriento pacience atendi paradizon en la ĉielo.
«Bism-il-lah rahman Allah» — (unusola Dio estas Allah kaj krom li forestas aliaj) — flugas al ĉielo trifoje en la tago kamparanaj preĝoj kaj denove ĉagrenas perso, ke peniga laboro malhelpas al li sufiĉe da tempo doni al preĝo.
Ĉu iam li komencos konstrui mem sian feliĉon ĉi-tie, sur la tero?
Rafig, Persio
★
La industria laboristino en Hispanujo
Mi nun parolos pri la situacio, en kiu troviĝas la korka regiono Palafrugello (Palafruĵeljo).
Tre malbone estas la ekonomiaj kondiĉoj de la ĉi-tieaj loĝantoj. La virinoj, ĉu patrinoj, ĉu fraŭlinoj, estas devigataj labori pro la mizero kiu ekzistas ĉe iliaj proletaraj hejmoj. (Kutime antaŭe, kaj eĉ nun en multaj partoj de la lando, virinoj laboras nur en sia propra hejmo). En la industrioj, kie tio estas eble, oni dungas nun virinojn, kiuj estas preferataj pro la burĝa motivo, ke ili estas malpli fortaj ol la viroj kaj sekve, devas akcepti malpli da salajro.
Nia taga salajro estas 3 aŭ 4 pesetoj; tamen la mastroj, malgraŭ la «virina malforteco», devigas al ni fari la saman kvanton kaj kvaliton de laboro kiel la viroj, sed ĉi-tiuj lastaj ĉi-tie gajnas po 6 aŭ 7 pes. tage.
Tiel la burĝoj atingas du celojn; unuflanke la laboristinoj ne povas kleriĝi, pro tio, ke ili post laciga 9-hora labortago ĉe la fabriko, estas devigataj fari la tutan hejman laboron kaj, dank’ al ĉi-tio, ne havas tempon priokupiĝi pri emancipigaj ideoj; kaj duaflanke, ju pli da virinoj laboras, despli da viroj fariĝas senlaboraj, el kiuj oni povas elekti sklavojn je malaltaj salajroj.
La laborista movado ĉi-tie ne estas sufiĉe forta por kontraŭstari ĉi-tiujn burĝajn taktikojn; sed tamen ekzistas geuloj kiuj antaŭenpuŝas la proletajn interesojn, malgraŭ la sennombraj baroj de niaj sociaj malamikoj. Neniu povas haltigi la homan evoluon…
Subite nuntempe multaj el ni virinoj restas ankaŭ senlaboraj. Supozeble, ke la mastroj havas planon por malaltigi la salajrojn.
Ĉe la kork-fabriko, kie mi laboras, mi nun povas labori nur kvar tagojn dusemajne. Mi gajnas 4 pesetojn tage; sed la virinoj de ĉi-tiu fabriko gajnas la plej multon el ĉiuj. La laboro, kiun mi nun faras estis antaŭe — de antaŭ unu jaro — farita de viroj, kiuj gajnis 7 pesetojn tage. Tiele la mastroj rabas al proletoj 3 pesetojn ĉiutage.
Ĉe la fabriko, ĉiuj maŝinoj estas bonaj kaj pro tio la burĝoj ŝparas laboristojn. De mia hejmo ĝis «mia» fabriko, oni devas paŝi kvaronhoron.
Kiam la mastroj maldungas laboristinon, ili nenion al ŝi donas krom por la laboro farita. Kiam ŝi estas graveda, ŝi lasas la laboron unu monaton antaŭ la nasko kaj alian post ĝi. En ĉi-tiu vilaĝo nur estas du fabrikoj, ĉe kiuj la gravedaj virinoj ricevas subtenon pri siaj cirkonstancoj. Ĉe la aliaj fabrikoj oni donas nenion kaj la virinoj, timante pri maldungo, ne kuraĝas peti ion. Estas eĉ fabrikoj en kiuj la mastroj, vidinte, ke iu virino estas graveda, maldungas ŝin.
[BILDO p.3 | 35,29,61,41] Ovala portreto de virino sidanta ĉe tablo kun plumo en la mano.
K-dino Tereso Karbó (8160)
En ĉi-tiu vilaĝo ekzistas nenia grupo feminista.
La prezoj de vivbezonaĵoj ĉi-tie estas jenaj:
| Terpomoj | kilogramo | 0,50 | pesetoj |
| Gado | „ | 3,00 | „ |
| Pano | „ | 0,65 | „ |
| Rizo | „ | 1,00 | „ |
| Sukero | „ | 2,00 | „ |
| Kafo | „ | 10,00 | „ |
| Porkaĵo | „ | 5,00 | „ |
| Bovaĵo | „ | 5,50 | „ |
| Kokaĵo | „ | 10,00 | „ |
| Oliv-oleo | litro | 2,60 | „ |
| Lakto | „ | 0,70 | „ |
| 12 Ovoj | 2,00 | „ | |
| 12 Sardeloj | 1,20 | „ |
Kiel vidite, la prezoj estas tre altaj rilate la salajrojn.
La domo kie mi loĝas kune kun mia familio ne estas nia; pagas ni por ĝi 26 durojn (duro egalas 5 pesetojn), sed nuntempe ĝi estas el la plej malmultkostaj. Preskaŭ ĉiuj domoj porlaboristaj kostas de 28 ĝis 35 durojn.
Tereso Karbó (8160).
★
Prospero en Aŭstralio sub laborista regado
La burĝoj en Britio sin nomas «la reganta klaso» kaj asertas laŭtvoĉe, ke la Laboristaro ne kapablas regi; kaj tiu lasta ofte perdas sian tempon alrespondante la demandon: «Ĉu la Laboristaro kapablas regi?» anstataŭ simple klopodi por ke tio estu.
La statistiko publikigita de la aŭstralia registara statistikisto devus fari finon al la senfunda vanteco de la britia burĝaro, tial ke ĝi pritraktas landon en kiu 5 el la 6 ŝtatoj havas laboristan registaron. La escepto, Victoria, nun prepariĝas por ĝenerala voĉdonado je aprilo 9-a kaj tre ŝajnas, ke estos laborista plimulto, ĉar jus okazis en parlamento 4 venkoj kontraŭ la nuna regado.
Produktado en Aŭstralio nun egalas proksimume 85 % pli ol en 1911, kiam la konservativuloj plejparte regis. Ĉi tiu kalkulo estas farita laŭ pokapeco; tial neniu povas diri, ke enfluo de loĝantoj kaŭzis la pliiĝon. Ĉiu industrio raportas pri progreso kaj la fabrikoj rapide plimultiĝas kaj disvolviĝas.
Sed, plej grava estas la fakto, ke kune kun la progreso de l’ produktado, ankaŭ progresas la bonstato de la laboristoj. La deponitaĵoj en la aŭstraliaj ŝparbankoj egalas funt. sterl. 32.8.8 po kapo, kompare al funt. sterl. 21.3.1 en 1917 j. La bankoj ĉiuj estas en tre prospera stato.
Ankaŭ sukcesas la amuzejaj entreprenoj — bona pruvo pri la ĝenerala situacio, ĉar tiuj entreprenoj unue suferas la konsekvencon de komerca malprospero. Nuntempe oni konstruas 4 novajn teatrojn en Sydney (Sidni), urbo de 1 miliona loĝantaro, aldone al la nunaj 9 teatroj kaj sennombraj kinematografoj, cet.
Ankaŭ elmontras prosperon la ŝipindustrio, la propraj-komerco kaj la asekuraj entreprenoj.
Sinjoroj de la britia «reganta klaso», alrigardu Aŭstralion!
★
LETERO EL POLIO
Teruraj estas la vivkondiĉoj de la pola Laboristaro. Por tion ilustri, mi citas la jenajn oficialajn ciferojn:
A) Laŭ la bulteno de la Internacia Laboroficejo (transdonata per la ministraro por laboro), la nivelo de realaj salajroj en diversaj landoj estas tia, ke, se ni fiksas la nivelon de l’ reala salajro de londona laboristo je 100, la respektivaj salajroj proporcie estas:
| 1) Berlino 69 | 4) Praga 53 | 7) Riga’a 45 |
| 2) Pariza 60 | 5) Brusela 52 | 8) Viena 44 |
| 3) Madrida 56 | 6) Milana 47 | 9) Varsovio 43 |
(Mankas la cifero por Moskvo; eble la sovetaj K-doj povas plenigi ĉi-tiun mankon.)
Polio havas do la honoron resti sur la naŭa loko.
B) Ĉi-tion certigas ankaŭ la oficialaj eldonitaĵoj de la pola Ĉefa Oficejo Statistika, kiu diras, ke la minimumo de vivkostoj por unu familio de 4 personoj estis, la 30. 11. 1926 j., 9 zlot. tage, hodiaŭ jam plimulte¹).
¹) 9 zlotoj = 1 dolaro.
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
Kaj perlaborante tage, ricevas:
- Teksisto de Lodz 5 zlot., (malpli ol 50 % de la minimumo).
- Metalurgisto kval. 6.80 zlot., (malpli ol 65 % de la minimumo).
- Karbministo 6.40 zlot., (malpli ol 61 % de la minimumo).
La pago por prilaboro de 1 tuno da karbo estas 5.66 zlot., t. e. 18 % de l’ vendprezo ĉe la minejo mem; dum alilande la pago alproksimiĝas 50 %.
Entute la salajroj de 1. 2. kaj 3. egalas 60 % de la antaŭmilitaj realaj salajroj, kio signifas, ke laboristoj ne ricevas eĉ tiun salajron, kiu plenumus siajn minimumajn bezonojn.
Mi ankoraŭ ne parolis pri salajroj en aliaj fakoj, kiuj estas pli malaltaj. Junuloj ricevas pli malpli 1 zlot. tage.
Lastatempe estis publikigata jena interesa statistiko:
1 El la loĝantaro de Varsovio, kiu nombras ĉ. 1 milionon da loĝantoj, apartenas al la:
a) Klaso supera (grand-financistoj, komerc- kaj industriistoj kaj la plej-bone situaciitaj de la t. n. liberaj profesioj), 1,35 %; b) Klaso meza (mez-komercistoj, la plimulto da liberprofesiuloj kaj la mezkategorio de oficistoj publikaj kaj privataj), 16 %; c) Etburĝaro, 14 %; d) Proletaro, 68,5 %.
- El la profesie aktiva loĝantaro de Varsovio, perlaboras monate:
je pli ol 1000 zlot. 0,5 %, t. e. 1 571 da personoj; je 1000—250 zlot. 7,9 %, t. e. 24 821 da personoj; je 250—100 zlot. 32,7 %, t. e. 102 733 da personoj; je malpli ol 100 zlot. 58,9 %, t. e. 185 063 da personoj.
C) El la profesie aktiva loĝantaro en tuta Polio, perlaboras monate:
| je pli ol 1000 zlot. | 0,1 %, |
| je 1000—250 zlot. | 2,16 %, |
| je 250—100 zlot. | 16,41 %, |
| je malpli ol 100 zlot. | 81,31 %. |
Malgraŭ la teruraj malaltaj salajroj de l’ laboristoj, ekzistas por ili eĉ pli malbona stato, kiam ili sin trovas senlaboraj, aŭ pere de strik-agado aŭ pro ĝenerala reduktado. Ekzistas ĉe ni helpo por senlaboruloj, sed jen la mizeraj sumoj donataj:
| Por solulo | 1,50 zlot. tage, |
| Por 2 personoj | 1,75 zlot. tage, |
| Por 3—5 personoj | 2,— zlot. tage, |
| Por 5 aŭ pli personoj | 2,50 zlot. tage. |
Komparu tiujn sumojn kun la minimumvivkosto de 63 zlot. semajne! Kaj ankaŭ notu, ke la senlaborulo ricevas la «helpon» nur 13—17 semajnojn post perdo de laboro. Poste li nur ricevas t. n. urĝan helpon. En Germanio estas male; post 9 semajnoj, la senlaborulo ricevas aldonon de 20 %. Ĉe ni, post 6 monatoj, senlaborulo jam ne rajtas profiti eĉ de la malsanulkaso.
Kaj la senlaboreco pli kaj pli grandiĝas. La nombro da senlaboruloj estis:
Je 7. 11. 1926 . . . 196 522, Je 1. 1. 1927 . . . 236 057, Je 29. 1. 1927 . . . 251 702.
Hodiaŭ la nombro verŝajne jam estas 265—270 miloj.
Antaŭ la milito, la vivkondiĉoj de l’ laboristo rusa egalis plimalpli tiujn de l’ laboristo de Kongres-Polio. Kaj nun, kiel diferencas la vivkondiĉoj de soveta laboristo de tiuj de pola laboristo?…
(8703.)
★
Malliberula vivo en Estonio
Ĉiu pli-malpli granda urbo havas malliberejojn; ne mankas ili ankaŭ en la ĉefurbo de Estonio. Kvankam ili havas diversajn nomojn, ili esence malmulte diferenciĝas unu de alia, tiel ke, ekkoninte la veget-kondiĉojn en unu el ili, oni povas ankaŭ imagi, kiaj estas la aliaj.
Jam de ekstere la malafable aspektanta konstruo altiras la atenton pro la alta murego ĉirkaŭanta ĝin, pro sia ĉiam fermita pordego, pro la kradumitaj fenestroj, provizitaj krome per antaŭ-fenestraj lignaj kestetoj, celantaj malhelpi ke la malliberuloj elfenestrigu iujn skribaĵn informojn. Nur malofte oni vidas, kiel iu aliras la ĉiam ŝlositan pordegon kaj batas ĝin per speciala fera frapilo, kiel malrapide malfermiĝas kradfenestreto en la pordego, vidigante esplorrigardan okulparon, kaj kiel fine la frapinto estas enlasata, se la gardisto konvinkiĝis pri lia akceptebleco. Dum certaj tagoj oni vidas antaŭ ĝi ankaŭ vicojn da atendantoj, portantaj manĝaĵon al la enŝlositoj. Sed ĉiam la konstruo elspiras malserenon kaj senesperecon.
La tuta malliberejo estas dividita je diversgrandecaj ĉeloj, kiuj entenas po 20—40 personoj tiel, ke ili havas apenaŭ lokon por moviĝi. La «meblaro» estas simpla: tablo, benkoj, bretaro, litbenkoj, necesejo. La litbenkoj surhavas pajlosakon, littukon, pajlan kapkusenon kaj litkovrilon. La littolaĵo estas ŝanĝata unu fojon ĉiumonate, la korptolaĵo post ĉiuj du semajnoj. Ne mankas «hejmaj bestoj» — pedikoj kaj iuj nigraj malmolkirasaj skaraboj, kiujn la malliberula slango nomas «prokuroroj».
Matene la malliberuloj estas vekataj je la sesa, la vespera enlitiĝo okazas je duono antaŭ la dudekdua. Matene kaj vespere ili estas ellasataj el la ĉelo en lavejon; banejon ili vizitas dufoje en monato — je ĉ. 25-personaj grupoj, lavad-tempo — 30—45 minutoj. Oni manĝas trifoje dum la tago. Matene estas donata varma akvo kaj kiel tuttaga porcio — 1½ funto¹) da sekala pano, 1 peceto da sukero, ½-funto da salitaj klupejo²) kaj salo. Por tagmanĝo oni ricevas unu litron da supo: dufoje semajne gri-supon, dufoje terpoman, dufoje osmeran³) kaj unufoje pizan supon. Vespere ree oni donas varman akvon kaj po 3—4 terpomojn. La manĝilaro estas lada; ĝi estas purigata de la malliberuloj mem.
Nemultaj estas la okupoj de la malliberigitoj. Parto da ili laboras, unuj ekstere, aliaj en la ĉelo. Elpendaĵo ĉe la ekstera pordego anoncas, ke ĉiaspecaj labormendoj estas akceptataj por malalta pago. Tre malmulte oni pagas al la laboristoj kaj nur 50 % el la perlaborita mono estas notata en iliaj «kontoj», la aliaj 50 % estas retenataj de la mallibereja administracio. La nelaborantoj penas pasigi la tempon per legado, lernado, dormado, ludado, nelaŭtaj kantado kaj disputado. Nur libroj estas legeblaj; gazet-legado estis malpermesata antaŭ kelkaj monatoj kaj severa puno minacas nun ĉiun, ĉe kiu estas trovata presita paperfolio. La malliberuloj sciu nenion pri la okazaĵoj en la mondo, prefere ili havu tempon por pensi pri sia «krimo», por penti pri siaj pekoj. Verŝajne por pliinstigi al ĉi-tiu pentado, je la dispono de la enuantoj estas du — la solaj permesitaj — gazetoj kun dolĉaĉa religi-eklezia enhavo. Cetere, tio estas la sola religiaĵo prezentata al ili — predikoj ne okazas plu en la malliberejo kiel en antaŭaj tempoj. Maloftete okazas hazardaj prelegoj pri iaj temoj; dezirantoj povas partopreni regulajn kursojn pri diversspecaj lernaĵoj — ankaŭ esperanto — aranĝitajn de filantropa societo por prizorgado de la malliberuloj.
Unufoje dum la tago la malliberuloj estas ellasataj por duonhora promeno en la korto; dufoje oni ellasas samtempe ĉiujn loĝantojn en iu ĉelo al necesejo. Unufoje monate al ili estas donata papero por leterskribo — po unu letero monate ili rajtas sendi al siaj konatoj; antaŭ kelkaj jaroj estis permesate korespondi nur kun siaj proksimaj parencoj. Ĉiudimanĉe okazas gastakcepto en speciala ejo; kompreneble la vizitantoj estas apartigitaj de la vizitatoj per kradaro kaj observataj de ĉeestantaj gardistoj. Estas permesite alporti manĝaĵojn al la malliberuloj; frandaĵoj ne estas akceptataj.
La estroj kaj gardistoj estas diversaj laŭ karaktero kaj konduto: la «bonuloj» ne tiom ofte malfermadas la fenestreton en la pordo de la ĉelo por rigardi, kion la enŝlositoj estas farantaj; ili rilatas indulge al tio, ke iu dorlotas siajn rigidiĝintajn membrojn ĉe la varma forno aŭ kuŝsidas ĉe la tablo, kaj ili parolas kun ili kiel kun homoj — male, la «malbonuloj», ambiciuloj, fervore celantaj plaĉi al siaj superuloj, rilatas al ili kiel al bestsimilaj estaĵoj, malafable, krie, profitante je ĉiu bagatela kaŭzo por kulpigi ilin je
¹) 1 klgr. = ĉ. 2½ f.
²) fiŝeto, parenca al haringo, longa ĉ. 10 cm.
³) osmero — malgranda marfiŝo, g. de salmoidoj (osmerus).
— pàgina 5 —
malobeemo al la interna ordo de la malliberejo kaj puni ilin per enkarcerigo. La karceroj estas mallumaj, malvarmaj, senmeblaj; oni rajtas teni en ĝi kulpulon maksimume unu monaton.
Tiel oni vivas de tago al tago, de monato al monato, de jaro al jaro, tiel kelkaj devas vivi 3-5-10-15 kaj pli multajn jarojn, eĉ iuj la tutan vivon. Horloĝon ili neniam vidas. Por kio ili bezonu ĝin? Ĝi mezuras sekundojn, minutojn, sed al ili gravas nur la dimanĉoj kaj — jaroj…
Okazas, ke la mallibereco, la sencela vegetado iĝas netolereblaj por la plejparte sanaj, vivplenaj junuloj kaj ke ili penas forkuri el inter ĉi tiuj malserenaj muregoj. Malofte tio sukcesas; tro fortikaj estas la duoblaj seruroj kaj rigliloj de la ferumita ĉelpordo kaj la kradoj antaŭ la fenestroj, tro multaj estas la ŝlositaj kaj bone gardataj pordoj kaj pordegoj trairendaj por alveni la straton, tro rimarkebla la dukolora vesto de la punlaborulo. La kapharoj de la punlaboruloj ne estas iel speciale tondataj en ĉi tiuj malliberejoj, sed vestitaj ili estas per arlekenaj vestoj, faritaj per kunkudraĵoj el grizaj kaj nigraj ŝtofstrioj, rekoneblaj de malproksime. Kien oni forkuru en tia «paraduniformo»?
Kaj vole nevole oni devas daŭrigi la vegetadon — la kriminaluloj, esperante per bonkonduto atingi mallongigon de sia pundaŭro, la politikuloj, firme kredante, ke la tutmonda Proletaro ne forgesis pri ili, ke ĝi detruos la Malnovan, la maljustan kapitalisman sociordon, kaj liberigos siajn multesuferintajn K-dojn por komuna laboro por la Novo, por la hela, justa Estonto!
B-lo. (4227)
★
EL BRITIO
Senlaboruloj kaj la Armeo
Registara Komisio jus aperigis raporton pri la funkciado de l’ senlaborula asekurado. Tiu «Blanesborough»-raporto rekomendas malaltigon en la monsubteno jene:
| Por viroj | de 18 ŝil. | ĝis 17 ŝil. |
| „ virinoj | „ 15 | „ Neniu ŝanĝo |
| „ junuloj (18—21 j.) | „ 18 | „ ĝis 10 ŝil. |
| „ junulinoj (18—21 j.) | „ 15 | „ „ 8 „ |
| „ knaboj (16—18 j.) | „ 7½ | „ „ 6 „ |
| „ knabinoj (16—18 j.) | „ 6 | „ „ 5 „ |
Tuj post la eldono de ĉi-raporto, aperis la Armea Jar-Raporto, kiu bone klarigas la kialojn por la supre-citita rekomendoj. Dum la 12 monatoj finiĝantaj je la 25-a de septembro 1926, okazis malgrandiĝo en la nombro de novaliĝintaj rekrutoj. Dum la jaroj, la nombro da rekrutoj fine aprobitaj por militservi estis 28 987; kompare kun 31 919 en la antaŭa jaro 1924-25, la malgrandiĝo proksimiĝis 10%.
La Raporto sciigas, ke 22 204 el la rekrutoj estis inter la 18 kaj 21 jaraj, t. e. el la vicoj de junaj laboristoj. «La fakto», daŭrigas la Raporto, «ke laboristoj akiras monsubtenon de la asekura kaso, grave malhelpas rekrutadon».
Tiuj plendoj klarigas, ke la «Blanesborough»-raporto rekomendas malaltigon de monsubteno al junuloj ĉefe por devigi ilin aliĝi al la militistaro.
La armea Raporto diras, ke «dum la industria barakto kaj la necerteco, kiu daŭris depost la lokaŭto de l’ karbministoj, la nombro de homoj validaj por militservo falis je 25% sub la normo. Multaj el la junaj ministoj aliĝis al la armeo, sed la plejmulto de l’ viroj je milita aĝo kaj tipo sin detenis.» La superuloj lamentas, ke «en la urboj, la tasko de la rekrutaj oficistoj estis tre malfacila».
Kvankam la armeo treege sopiras al novaj rekrutoj, el 83 093 sin proponantaj, 54 931 estis neakceptataj. La malakceptitoj pro korpa kaj malsana netaŭgeco, estis 48 800, t. e. 58%. Tamen la nombro de malakceptitoj en la j. 1912 ĝis 1913 pro similaj difektoj, estis nur 26%.
Malkontenteco kreskas en la armeo. Lastan jaron, la nombro de forkurintoj sumis 1 397. Proksimume 60% el la soldatoj estas malpli aĝaj ol 25 jaroj.
La senlaborula «sindikato» forte agitadas kontraŭ la proponoj de la «Blanesborough»-Komisio, ankaŭ kontraŭ la nova leĝo, kiun la registaro minacas voĉdonigi de la Parlamento, por forpreni de l’ senlaboruloj la balotrajton. Tiu proponata leĝo celas malfortigi la subtenon al la Laborista Partio, ĉar la senlaboruloj (proks. 2,5 milionoj) emas subteni la radikalulojn.
I. Flower (3398).
MARTO EN MEZA GERMANIO
Marto estas unu el la plej okazplenaj monatoj en la historio de la laborista klaso en Germanio. Por la germanaj proletoj, ĝi estas memormonato, la festmonato de la mortintoj, kiam ĉiujare marŝas centmilioj da laboristoj al la tombaro de la falintaj gefratoj, mortigitaj en la batalado por libereco kaj justo. Dum la mart-tagoj, ĵuras la germana Proletaro, ne ĉesi batali kontraŭ la ekspluatistoj, antaŭ ol estos akirita libereco por ĉiuj ekspluatatoj.
[BILDO p.5 | 51,42,87,62] Foto de tombomonumento (granda ŝtono kun surskribo) ĉirkaŭita de floroj kaj florkronoj, kun arboj malantaŭe.
Konata proverbo tekstas, ke marto postulas sangon, kaj de post la naskiĝtago de la germana respubliko (nov. 1918), ĉiujare fluadis laborista sango dum la tagoj de marto. En marto de l’ jaro 1919, finis la laboristoj de Berlin siajn januarbatalojn; en 1920, staris la barikadoj de la «Kapp»-ribelo en la tuta regno; en 1921, okazis la luktado en meza Germanio; en 1925, kaŭzis hombuĉadon la bruteca respublika policistaĉaro en la plenigita ĉambrego de la popolparko de Halle, pafante trafe-maltrafe inter la kunvenintojn. Dek laboristoj perdis la vivon kaj 50 estis vundataj. Ĉi tio okazis en «libera» respubliko, kies konstitucio garantias al ĉiu germano rajton disvastigi siajn ideojn per vorto kaj bildo.
Je la 13-a de marto, honoris la Halle’ana Proletaro siajn mortintajn gefratojn per demonstracio tra la urbo, ĉe kio la policistaro surĉevale denove incitis, engrupiĝante inter la demonstraciantoj. Je la 20-a de marto matene marŝis la Ammendorf-ana Laboristaro al la tombaro de siaj mortigitaj Gek-doj de la «Kapp»-ribelo 1920 kaj 1921. Kaj en la sama tago veturis 10 000 da mez-germanoj proletaj per 60 ŝarĝaŭtomobiloj kun alpendiĝvetuiloj kaj flirtantaj ruĝaj standardoj al Merseburg—Leuna—Dürrenberg al la «Leunawerk», kie estis enterigataj aliaj herooj. Ili estis mortigataj bestece de policistoj kaj de enloĝantoj de la malgrandaj kampvilaĝoj, kiuj ne sciis, kio signifas tiu batalo por la libereco. La almarŝo efikis tiel impone sur la vilaĝanojn indiferentajn, ke ili supozis, ke vere jam estas revolucio. Laboristaj delegacioj kun florkronoj kaj ruĝaj standardoj vizitis la tombojn de la mortintaj K-doj en Leuna, Daspig, Gölitsch, Spergau, Keuschberg, Kirch-Fährendorf, Dürrenberg. Dum la tramarŝo de ĉiu vilaĝo, anoncis grupo pri la nombro da K-doj ĉi-tie enterigitaj. Multaj laboristoj ne jam vizitintaj la tombejon, povis vidi kiamaniere kaj en kia angulo (tiu de la memmortigintoj) oni enterigis niajn bravajn K-dojn. En unu tombo kuŝas unu mortinto super la alia. Jen la praktika amo de la servantoj de «Dio»! Speciale en Kröllwitz, la servanto de «Dio» dekretis, ke niaj 5 K-doj enteriĝu en la ansera herbejo, kiel taŭgas por krimuloj kaj ne-kristanoj. Kiel signon, ke la Laboristaro ne forgesis siajn fratojn, oni inaŭguraciis monumenton kun la sur-
— pàgina 6 —
skribo: La Leunaj batalantoj. La mezagermania Proletaro. Per batalo al venko. Super la surskribo troviĝas ruĝa pugno, direktita kontraŭ la «Leunawerk». Unue oni enskulptis la vorton «murditajn», sed ĉar ĉi-vorto kulpigis kaj danĝerigis la ŝtatan potencon, oni devis forigi ĝin. Tamen la idaro sciiĝos, per kiuj niaj K-doj estas mortigitaj.
Ĉi tie sur la ansera herbejo, denove ĵuris la ekspluatataj laboristoj, ne ĉesi batali kontraŭ la ekspluatanta klaso, antaŭ ol estos atingita la celo de ĉiuj subprematoj kaj niaj mortigitaj fratoj estos venĝataj.
(7046.)
★
Ankaŭ letero el Sovetio
Kial do fuŝi la faktojn?
Intence mi prisilentis la noton de «Sovetiano» sub la titolo «Ĉu juste?» en «S-ulo» n-o 119—120, kvankam ĝi estis verkita responde al mia artikolo. Mi prisilentis, ne ĉar mi konsentas kun la «teruremo» de la nekonata al mi «Sovetiano», sed ĉar mi opiniis, ke li verkis la noton, ne sciante bone pri la faktoj, kiujn li komunikas.
Sed la nova noto de (evidente la sama) «Sovetiano» en «S-ulo» 127-128, sub la titolo «Letero el Sovetio» jam tiomgrade fuŝas la faktojn, ke oni povas supozi komencon de iu sistema misinformado pri Sovetio.
Kaj kontraŭ tio necesas protesti. «S-ulo» devas esti objektiva informilo. Kaj la informoj de «Sovetiano» estas bazitaj sur neĝustaj faktoj. Tiun neĝustecon mi celas ĉi sube montri.
Por forigi ajnan penson, ke mi elpaŝas pro iu partia fanatikismo aŭ ordono, mi konfesas ke mi ne apartenas al iu politika partio kaj ke nenio ĝis nun en Sovetio malhelpis al mi havi mian propran opinion pri ajna afero, tute libere, sen ajna flanka premo, formiĝintan.
Pri la du familioj
Mi asertas: nek tiu, nek la alia familio pagas la imposton, ĉar impostata estas nur la salajro, kiu post depreno de kotizoj al sindikato, al interhelpa kaso kaj por vivasekuro superas 100 rublojn. Sekve ne pagas la imposton eĉ tiu k-do, kies salajro estas 100 rubloj, ĉar post depreno nur de sindikata kotizo (2%) kaj interhelpkasa kotizo (½—1%), la resto estas 97 rubloj 50 kop., do malpli ol la impostata minimumo. Kiom granda estas la imposto, oni juĝu laŭ jeno: havante la monatan salajron de 175 rubloj, mi pagas monate 2 rublojn 24 kop. kiel imposton, do malpli ol mi kotizpagas monate al mia sindikato! Jen la «terura» (kiel ĝin nomas «Sovetiano») situacio!
La unua familio, havanta 7 infanojn (eĉ se malpli!), pagos por loĝejo malpli, ol la dua, havanta nur unu infanon, ĉar la loĝeja pago estas proporcie malgrandigata (rabatata rilate al la tarifo) konforme al multmembreco de la familio: familioj seninfanaj pagos plenan tarifon, por kelka kvanto da zorgatoj (t. e. nelaborkapablaj — ĉu infanoj, ĉu maljunuloj, ĉu malsanuloj) la tarifo estas malaltigata proporcie.
La pago por elektra lumo estos egala por ĉiuj, kaj tio estas bedaŭrinda, ĉar la klasa justeco postulas, ke pago por la komunum-servoj estu proporcia al la laborgajno.
Pri lerneja pago mi silentas — mi ne havas infanon kaj tial ne havis la eblon proprasperte konatiĝi kun tiu problemo.
Ĉio ĉi permesas al mi al la demando de «Sovetiano» — Ĉu juste — respondi per demandoj — Ĉu ĝuste? Kial do fuŝi la faktojn?
Post sia aklamo pri «teruro», Sovetiano skribas «Leĝo ĉe ni diras…» Kaj mi aserte respondas: ni ellaboris la leĝon, kiu diras, ke la edzo kaj la edzino estos memstaraj kaj sendependaj kaj ni zorgas ke tiu leĝo estu efektivigata. Du ekzemploj al tiu aserto:
Vasta amasa diskutado
antaŭiris la akcepton de leĝaro pri la edzeco. La leĝprojekto estis proponata por konfirmo al Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj, sed ĝi prokrastis la akcepton ĝis la leĝprojekto estis vaste pridiskutita en la tuta lando. Nur post tio, konsiderante rezultojn de la diskutado kaj kun konformaj al ĝi ŝanĝoj la leĝprojekto en la pasinta jaro estis konfirmita de l’ Centra Ekzekutiva Komitato.
Loĝeja pago kaj elektado al Soveto
En la pasinta jaro okazis ankaŭ larĝa diskuto pri loĝeja pago. Estis multaj projektproponoj flanke de laboristoj pri la maniero kalkuli loĝejpagon. Ankaŭ estis la propono ŝanĝi la nunan sistemon de loĝejo-pago ĝuste tiamaniere kiel ĝin evidente deziras «Sovetiano». Nome: nun la loĝeja pago estas kalkulata laŭ la plej alta salajro de familianoj: se en la familio laboras tri membroj, kiuj havas la salajron 75 rubl., 150 rubl., kaj 45 rubl. do la loĝeja pago estas kalkulata laŭ la tarifo por 150-rubla salajro; oni proponis, ke ĝi estu kalkulata en tiu okazo laŭ la tarifo por 270-rubla salajro, t. e. la sumo de ĉiuj tri salajroj. Fakte, tio estus grava pligrandigo de loĝeja pago entute. Ĉu por tio pledas «Sovetiano»?
Kiu estas trompita?
Ĉu oficisto de Sovetio, ĉu «S-ulo» de Sovetiano?
Ĝuste tiel necesos meti la demandon pri la dua noto — «Letero» de «Sovetiano» en «S-ulo» n-o 127-128. Oni ja povas doni la ciferojn ĝuste, kaj oni povas lerte fuŝi la ciferojn, ĵonglante per la faktoj. Kaj «Sovetiano» aperis en sia letero ĝuste kiel ĵonglisto.
Kie, en kiu oficejo de Sovetio oni pagas al oficisto monate nur por 24 tagoj da laboro? Unuafoje mi aŭdas tion, kvankam mi perlaboras miajn vivrimedojn jam dum 15 jaroj, el ili 9 jarojn en la kondiĉoj de soveta reĝimo.
En Sovetio oficistoj estas salajrataj pomonate, sed ne potage. La salajro estas fiksata sendepende de tio, ĉu en iu monato estas 24 aŭ 27 tagoj. La salajron oni pagas dufoje monate — por ĉiu duonmonata (15 aŭ 16) taga periodo.
Ordinare, ĉe la pomonata salajrado la monato estas konsiderata ĉiam 30-taga, sendepende ĉu tio estas 28-taga februaro aŭ 31-taga marto; do salajrataj estas 30 tagoj monate. Sur kio do bazas «Sovetiano» sian aserton, ke nur 24 tagoj estas pagataj al Sovetia oficisto?
Jen sur kio: se iu (oficisto aŭ laboristo — egale; ne ekzistas diferenco rilate salajrosistemon kaj tial tute vane «Sovetiano» parolas precipe pri oficistoj) laboras malpli ol duonmonaton, la pago por tiu periodo estas kalkulata po 1/24 da monata salajro por ĉiu fakta labortago. Superhora laboro estas pagata ankaŭ el la kalkulo, ke unu horo egalas al 1/6 da potaga pago, egala al 1/24 de l’ pomonata. Sekve 1/24 — estas la sistemo kalkuli pagon por periodo malpli granda ol duonmonato.
Nun pri la libertempo: ĉiu oficisto kaj laboristo ĉiujare havas minimume dusemajnan libertempon, kiun li rajtas pasigi kiel li deziras. Ne nur tiu nelabora periodo estas pagata al li, sed eĉ sufiĉe granda elcento havas eblon pasigi la libertempon en ripozdomoj, kie oni estas senpage nutrataj, vestataj, loĝigataj, priservataj kaj medicine zorgataj. (En la nuna jaro dumsomere pli ol 200 000 (ducent mil) geoficistoj kaj gelaboristoj povos pasigi la libertempon en ripozdomoj). Ricevante la salajron por plenaj 12 monatoj laborulo laboras 11½ monatojn kaj dum duonmonato ripozas. Se pro iuj kaŭzoj li ne ricevis libertempon, li ricevas apartan pagon por tiu duonmonato, super la ordinara pago por 12 monatoj.
Kiel do agis nia «Sovetiano»? Li prisilentis ĉion ĉi, sed prenis la sistemon de elkalkulo de pago por nelongdaŭraj periodoj (1/24 da monata salajro por ĉiu fakta laborpago) kaj renversis ĝin en la aserton, ke oficisto estas pagata nur por 24 tagoj monate…
Kion celas la ĵonglado de «Sovetiano»?
«S-ulo» ja ne pagas honorarion por la notoj kaj artikoloj enpresotaj, sekve mankas la instigilo agi ĵurnaliste en niaj vicoj kaj provizi nian gazeton per fantaziaj rakontoj pri Sovetio, kiujn alte taksas kaj bone honorarias burĝa gazetaro.
Mi ripetas: kion do celas «Sovetiano»?
G. Demidjuk.
Sovetlandanoj! Se vi petas respondon de la Administracio de SAT uzu la laste eldonitajn oficialajn poŝtkartojn de via ŝtato kun respondo.
— pàgina 7 —
Novaj impertinentaj postuloj de la bavariaj pastroj
Ĉiu gazetleganto estas sufiĉe informita pri la ega embaraso, en kiu troviĝas la bavaria financa ministro. Mankas al li ĝuste tio, kion li unuavice bezonas por la gvidado de sia ofico, nome mono. Li ricevis de ĉiuj flankoj primokon, tial ke, entreprenininte vojaĝon al Berlino cele al helpopeto, li revenis de tie kun malplenaj poŝoj. Mallonge dirite, la traktoj pri la t. n. financa egaligo finiĝis sensukcese por la bavaria registaro, spite ĉiuj kriegadoj de la bavariaj patriotoj. Sed ĉio tio estas indiferenta al niaj pastroj. Ili denove penadas prirabi la popolon, postulante pliajn milionojn da ormarkoj por sia «animsorganta» laboro. La afero estas jena:
En Bavario troviĝas multaj pastroj en la vilaĝoj, kiuj mastrumadas bienojn.
[BILDO p.7 | 8,33,32,59] Karikaturo: dika pastro staras ĉe tablo, unu manon sur la brusto kaj la alian levitan al la ĉielo, dum alia dika viro sidas manĝante; ĉe la rando de la tablo vidiĝas manoj de laboristo. Subskribo: Dum la laboristo rigardas al la ĉielo…
Pri la enspezo de tiuj bienoj kaj ankaŭ de la t. n. animprizorga laboro, ili devas ĉiujare sendi finkalkulon al la financa oficejo, por ke tiu povu fiksi la pagendajn impostojn de la koncernaj pastroj kaj la monsumon de la ŝtato pagotan kompletige al pastraj enspezoj. En la jaro 1914 la bavaria ŝtato devis elspezi: por la plialtigo de la pastraj enspezoj — ok milionojn da ormarkoj; por pastraj pensiuloj — proksimume 680 000 markojn. Sed nun la «animzorgantoj» postulis de la parlamento, ke estu aliigata la leĝo pri la kompletigo al la pastraj enspezoj tiamaniere, ke oni de aprilo 1925 por ĉiu jaro, kalkulu tiun enspezon laŭ la bazo ekzistanta en la jaro 1924.
Kian efikon postsekvigus tio? Nu, en la jaro 1924 estis plej malaltaj la prezoj por la kamparanaj produktaĵoj, sekve de tio ankaŭ la enspezoj de la pastraj bienuloj. Laŭ la eldiro de la ministro por klerigaj aferoj, la aprobo de la pastra propono kaŭzus ŝtatan elspezon por la «animzorgantoj», je 28 milionoj da ormarkoj. Sed tio ne jam sufiĉas al la pastroj. Ili ankaŭ postulis, ke post la kontrolo de la meznombra enspezo de la jaroj 1924-29, oni fiksu dekjaran kalkulperiodon. Notinda ankaŭ estas la sciigo de la ministro Goldenberger, ke multaj pastroj eĉ ne jam ensendis finkalkulon pri la jaroj 1924 kaj la sekvantaj. Ekz. pri la jaro 1924, mankas 19 finkalkuloj, unu de katolika kaj 18 de evangeliaj pastroj. Pri la jaro 1925 mankas 114 katolikaj kaj 356 evangeliaj finkalkuloj.
Mankas mono por forigi la teruran priloĝejan mizeron; mankas mono por plibonigi la staton de la gesenlaboruloj; mankas mono por subteni laŭ bezono la viktimojn kaj posteulojn de la mondmilito, sed tamen ne mankas al la pastraro la impertinenteco, elsuĉi la popolon ĝisoste.
Teksisto (5129).
Postvivantaj komunuloj
La 27-an de marto, la heroa falango de la postvivantoj de la Pariza Komuno — ho ve! pli kaj pli malmultiĝinta! — kun parencoj kaj amikoj, solenis, ĉe frateca matenmanĝo, la datrevenon de la proletara revolucio de la jaro 1871.
[BILDO p.7 | 46,28,84,50] Desegnaĵo de kvar maljunaj viroj kunsidantaj ĉe tablo. Subskribo: Kelkaj veteranoj: Charpentier, Andrieux, Camélinat, Repiquet.
Prezidis Camélinat (Kamelina). Civitano Lebey (Lebe), sekretario de la Asocio Frateca de Malnovaj Batalantoj kaj Amikoj de l’ Komuno legis leterojn de tiuj, kiuj pro malsano ne povis ĉeesti: Elie Moy (Eli Mua), Rysto (Risto) kaj Adèle Toussaint (Adel Tusen).
La maljuna K-do Repiquet (Repike) salutis fratece la ĉinajn K-dojn kaj ĉiujn viktimojn de imperialismo. Nia estiminda Camélinat ekkriis: «Mi esperas marŝi kun vi — eĉ ne en la lasta vico — en la proksima komuno». Ĉiuj aplaŭdegis kaj kantis «La Internacio»n, alvokante al tutmonda komuno. K-doj kantis pri la gloroj de la Komuno. Unu el Toulouse (Tuluz) elektis la belajn strofojn de Repiquet, kiu mem kantis: «La Enmarŝo de l’ Versajanoj», verkita en 1871. Juna K-dino eksonegis «Kuraĝon, Kamaradoj!» Kaj jun-maljunuloj disiĝis ĉe centfoje ripetitaj krioj:
Vivu la Komuno! Vivu la libereco de l’ Proletaro!
Japano en urba soveto
Laŭ sovetiaj leĝoj, ĉiuj laboruloj, sendiference de nacio, loĝantaj en Sovetio, havas egalan rajton. Tial en nia urba
[BILDO p.7 | 38,67,55,86] Portreta desegnaĵo de juna japano. Subskribo: K-do Takasi Iĉikava
soveto, laboras reprezentantoj de ĉinoj kaj koreanoj loĝantaj en Vladivostok. La urba soveto estas estro de la urba mastrumado, kiu zorgas pri la bonstato de la urbo.
En Vladivostok loĝas kolonio de japanoj. Ili tre ekmiris, kiam oni proponis al ili elekti sian reprezentanton por la urba soveto. Ili eĉ ne sciis kion fari; pro tio, el 100 elektantoj venis al la unua kunveno ne pli ol dek personoj. Oni devis prokrasti la elektadon ĝis okazo de alia kunveno.
La duan kunvenon vizitis sufiĉe multaj personoj kaj oni povis komenci la elektadon. La prezidanto de la kunveno — japano, tralegis instrukcion pri la elektado.
— Ĉu oni povas elekti, kiam ne ĉiuj elektantoj ĉeestas?
— Ĉu la forestantoj ne koleros, se ni elektos ne tiun personon, kiun ili deziras — demandis la ĉeestantoj.
Kiam la demandoj estis responditaj, oni komencis la elektadon. El tri kandidatoj, kiujn proponis la kunvenintoj, la plej multe da voĉoj ricevis K-do Takasi Iĉakava, servisto, kiu estis elektata kiel reprezentanto. Tiel, japana reprezentanto eblas bone prizorgi la specialajn bezonojn de la japanaj loĝantoj.
(4112.)
— pàgina 8 —
La moroj de l’ eskimoj
La eskimoj ne opinias krimo la mortigon al gepatroj aŭ infanoj…
Per tio mi ne volas diri, ke ili mortigas gepatrojn kaj infanojn amase, ĉar tiuj mortigoj estas esceptaj okazoj. Plej ofte la infanoj kaj nepoj kun granda amo vartas kaj flegas la maljunulojn; sed, se la gepatroj estas invalidaj kaj la infanoj lasas ilin perei, neniu riproĉas pro tio. Same oni ne indignas, se patrino, por sin liberigi de la edukaj zorgoj, sufokas sian novnaskitulon aŭ metas ĝin en la neĝon, por ke ĝi frostiĝu aŭ estu manĝata de vulpoj.
Se malsato minacas la familion, tiam oni oferas la invalidan patron (neniam la patrinon); oni lasas lin sola. Povas okazi, ke ĉasado liveras malmulton aŭ nenion, aŭ ke la besto estas manĝita jam antaŭe sen zorgo pri la estonto. Tiam la maljuna patro, jam ne taŭga por la ĉasado, devas esti lasata sur la glitveturilo, por ne esti ŝarĝo al la familio…
Sed kelkfoje ili eĉ ne atendas la alvenon de la malsato, sed komprenigas simple al la maljuna patro, ke li havas jam malmulte da jaroj por vivi, tial ili devas pereigi lin. Ili ne mortigas lin, sed dum iu neĝventega vetero elportas kaj ĵetas lin de la glitveturilo, por ke la neĝo, frosto kaj vento pereigu lin. Iafoje ili enmasonas lin en la «iglo» (neĝkuirejo) kaj lasas tie kun li manĝaĵojn por kelkaj tagoj.
La infanmortigo estas pli ofta. Se naskiĝas ĝemeloj, unu (unuavice la knabinon) ili senvivigas. La patrino ĉiam havas la rajton, kun la konsento de ŝia edzo, mortigi sian infaneton dum la unuaj 3—4 tagoj post nasko, antaŭ ol ĝi ricevis nomon. Ĉi tiu kutimo havas religian aŭ superstiĉan bazon; la eskimoj kredas, ke la nomo estas vivanta estaĵo, fantomo kiu venĝas la mortigon; sed la sennoma infano ne gravas.
La ĉefa kaŭzo de la mortigoj al infanoj estas la servado de la patrino, precipe somere, kiam la loĝantoj migradas kaj la virino portas ĉiujn objektojn surdorse. Tiaokaze la novnaskito tro ŝarĝas ŝin. Multaj patrinoj pretekstas, ke ili ne havas sufiĉe da lakto por nutri la infaneton. Iel ajn, certe la infanmortigo estas ofta.
La eskima socio tute ne indignas pri tiaj teruraĵoj. La patrinoj malkaŝe diras al ĉiuj siajn farojn, eĉ ŝercas pri ili. Sed ni ne kredu, ke ĉiuj eskiminoj estas same sovaĝaj. Estas patrinoj, kiuj savas la elĵetitajn infanetojn kaj edukas ilin; plue, tiujn, kiuj jam ricevis nomon, ili vartas per plej delikata amo.
La infanojn malofte oni insultas per vortoj kaj neniam batas, ĉar kutime oni baptas ilin je la nomo de iu mortinta parenco, kaj kiu batas la infanon, batas ankaŭ la ree korpiĝintan familianon, kiu la agon povus venĝi.
La seksan hontemon la eskimoj ne konas. Sur la granda fela lito en la «iglo», kuŝas kune la tuta familio kaj gastoj. Ilia leĝo estas la virin-komuneco. La geedziĝo estas nur provizora kontrakto, kiun ofte mallongigas la disiĝo. La amikoj interŝanĝadas siajn edzinojn.
La unika estiminda virto de la eskimoj estas, ke ili ne ŝtelas. Se tamen troviĝus inter ili ŝtelisto, oni lin pelus malproksimen de si. La migrantaj eskimoj ne povas ĉiam, ĉiujn siajn objektojn kunporti; tial ili la nenecesajn amasigas proksime al siaj «iglo»-j, antaŭ ol ili foriras ĉasi aŭ fiŝkapti dum du-tri monatoj. La objektoj estas amasigitaj apud unu el la starantaj glitveturiloj kaj rokŝtonoj kaj la tuto kovrita per feloj de la norda cervo, por ke sovaĝaj bestoj ne tuŝu ilin. La priŝtelo de ĉi tia amasigaĵo estas la plej granda krimo. D. Tennes, kiu plej profunde studadis la morojn de la eskimoj, mencias, ke iu eskimo iufoje ŝtelis el du tiaj «magazenoj» apartenantaj al eminentaj personoj. Post la ŝtelo, tiom turmentis lin la konsciencriproĉoj, ke li pendigis sin kaj lian kadavron oni portis malproksimen kaj elmetis al la manĝemo de la vulpoj. Ankaŭ eskimo ne kuraĝas priŝteli la tombejojn, kvankam la parencoj kaj amikoj entombigas kun la mortintoj ties preferatajn, valorajn objektojn. Stefansson, kvankam dum 20 jaroj vivante inter ili, tamen ne eĉ unu okazon sciis pri ŝtelo inter la eskimoj. Sed laŭ Tennes, ili estimas la proprajrajton nur de la indiĝenoj kaj, se ili havas okazon, kun trankvila konscienco forprenas la proprajon de fremdulo.
Kvankam estas multe da ekzemploj pri la sovaĝeco de la eskimoj, tamen okaze ili povas tre facile mildiĝi. Se iu rakontas plorante, ke li perdis sian amikon, la tuta aŭskultantaro eklarmas kaj kun veadoj ekploras. Sed tio ne malhelpas al ili, ke post kelkaj minutoj ili ridas pro ia bona ŝerco! Ili havas sufiĉe da kompreno pri humoro kaj longe povas ridadi pri preskaŭ nenio. Krome, ili havas guston por la arto, precipe por la desegno.
Iliajn morojn kaj kutimojn karakterizas la primitiveco, kaj la rigora klimato ne ebligas al ili ellerni la kutimojn kaj pensmanierojn de la plene civilizita homo.
Trad. el la «Hungara Naturscienca Revuo» Beta.
★
SENMORTECO
(Anstataŭ recenzo)
Mi finlegis la libron: «Je la Nomo de l’ Vivo», de nia K-do E. Izgur kaj deziras, ke ĝi estu tradukata en la naciajn lingvojn, ĉar bedaŭrinde ĝis nun malgranda elcento da homoj scipovas esperanton.
Mi deziras tion, ĉar jam delonge mi samkredas kiel la aŭtoro kaj ŝatus, ke aliuj samkredu. Mi ofte rimarketis rilate ĉi-tiun kredon, malgrandajn pajlerojn, kiuj montras la direkton de l’ vento; sed neniam antaŭe mi renkontis ampleksan verkon pri la temo de senmorteco. Estis ja, antaŭ kelka tempo, usonanino, «novpens»-ulino, kiu asertis, ke ŝi ne mortos. Ŝi tamen fine mortis, sed tiu fakto ne senigas min je mia kredo. Ĉu arto ja ne estas longa penado? ĉu io grandskale atinginda iam tuj efektiviĝis? Ankaŭ ĉu estus dezirinda afero, ke la plejmulto el la tergloba loĝantaro nuntempa eterniĝu? Ni devas multege labori por fari el ĉi-mondo taŭgan lokon por enteni senmortulojn. Ĉiam revoluciema ideo antaŭas la necesajn kondiĉojn por efektivigi la deziratan ŝanĝon, sed tiu ideo, ĉar pensoj estas laborantaj fortoj, disvastiĝas kaj, iom post iom, la necesaj kondiĉoj estiĝas.
La lertega Leonardo da Vinĉi ne sukcesis flugi; nuntempe ĉiu stultulo povas trairi la ĉielon. Jen la sennaciisma ideo ĉe SAT-anoj, kiam ankoraŭ ekzistas popoloj ne jam atingintaj sian naciecon. Socialismo ne estas plene starigita ie, sed malgraŭ tio, multaj antaŭvidas eĉ pli noblan staton, la staton de anarĥio. Mi kredas, ke ĉion alsopiritan de l’ homaro, estas atingebla. Ni povas vidi la sopiradon al senmorteco tra la jarcentoj; sed tiu sopirado ne kuraĝis memstare fortiĝi; ĝi sin apogis sur la mensogajn ekleziojn, kiuj por sia profito kastris mirindan ideon kaj uzis ĝin kiel eŭnukon por zorgi siajn riĉaĵojn. Do, unue, ĉe ĉi-tiu afero, same kiel en okazo de Leonardo, estiĝis malsukceso, pro manko de sufiĉa scienco. Ne gravas; ni provu kaj penu denove.
Plue, mi ŝatus legi diskutojn pri la tezo de senmorteco sur la paĝoj de Sennaciulo kaj (aŭ) de Sennacieca Revuo. Ŝajnas al mi ke nur tiuj, kiuj akceptis kaj propagandas tian revolucieman tezon, kia estas sennaciismo, indas esti la unuaj, kiuj akceptos kaj propagandos la milfoje pli revolucieman kredon je senmorteco.
Mi ankaŭ kuraĝas diri, ke mi ŝatus en nia gazetaro vidi daŭran aŭ intermitan rubrikon pri ĉi-tiu temo, ĉefe pri ĝia praktika flanko, sen kiu la teorio estas nur sensuka trunko. Ni havas, mi kredas, inter niaj vicoj, scienculojn kaj tiujn, kiuj interrilatas kun scienculoj; ili do sendu ĉian informon pri la lastaj eltrovoj de la scienc-laborantoj en ilia serĉado de la fonto de l’ vivo, pri la freŝdataj sukcesoj en resanigo kaj, pli grave, malhelpo al malsaniĝo. Ni legu ankaŭ informojn pri tiuj, kies vivo daŭris eksterordinare longe; ĉu ni ne ĉiuj konis aŭ aŭdis pri personoj, kiuj mortis per grandaĝeco post 80 aŭ 90 jaroj, dum aliaj preterpasis jarcenton per kvaronjarcento aŭ eĉ pli? Ni penu eltrovi la kaŭzon de ĉi-tiu diferenco. Ni diskutu pri la vivado en la estontaj senmortecaj tagoj. Ni plenigu la rubrikon kiom eble per esperplenaj pensoj kaj faktoj, sed neniam malatentantaj veron kaj racion; estu publikigita ĉiu dubo, sanceliĝo aŭ plena kontraŭo; neniam io valora profitas finanalize, per kaŝemo aŭ subpremo al alia vidpunkto. Ĉar mi kredas je la tezo, mi kredas ankaŭ je la eblo fine kredigi aliajn pri ĝi kaj je ĝia bona efiko eĉ en la nuna mortema tempo. La ideo pri senmorteco estas fortiga ideo, saniga por malsanuloj, ĝojiga por malgajuloj, esperiga por dubemuloj.
Ne laborista temo? Kial ne? Ĉu laboristoj ne estas homoj; ĉu ni ja ne kredas, ke la laborista klaso havas la historian mision puŝi antaŭen la homaron? Do, inter ni ankaŭ troviĝu tiuj, kiuj kapablas vidi en la malproksiman estontecon, kiam homoj indos senmortecon.
E. K. L.
— pàgina 9 —
TRA ESPERANTIO
KELKAJ RIMARKOJ PRI MALPROPORCIO EN NIA MOVADO
Jam depost kelka tempo oni povas konstati en nia SAT-movado maltrankviligan fakton: gravan malproporcion en la evoluritmo de la laborista movado esperantista en Sovetio kaj ekster Sovetio.
Sufiĉas preni la jarkolekton de «S-ulo» de 1926 kaj ekrigardi sur la korespondrubrikon. Korespondemuloj el Sovetio multe pli ofte sin anoncas ol el iu alia lando. Ankaŭ el Germanio ni trovas anoncintojn en pli forta proporcio, sed tamen, kelkfoje oni havas preskaŭ la impreson, ke la nombro de Sovetianoj korespondavidaj estas pli alta ol tiu de ĉiuj korespondemuloj alilandaj kune. La fakto, ke la sovetia esperantista movado kreskas pli rapide ol tiu de aliaj landoj esprimiĝas cetere per konstantaj plendoj de sovetlandaj kaj nesovetlandaj K-doj pri tio, ke nia organo enhavas tro multe da artikoloj el kaj pri Sovetio, tro malmulte el aliaj landoj. La nombro de la Sovetiaj esperantistoj rapidege kreskas: kursoj okazas ĉiuloke, en sindikatoj, inter la junularo ktp. Precipe la disvastigo de esperanto inter la junularo al ni permesas antaŭvidi, ke la kresko de nia movado en la proksima estonto ankoraŭ pli intensiĝos.
Tiu rapida kresko ne estas surpriziga: la esperantista movado en Sovetio ĝuas koincidon de speciale favoraj cirkonstancoj, kiuj ne ekzistas en aliaj ŝtatoj. La foresto de «neŭtrala» (= burĝa) esperanto-movado malebligas disigon de fortoj kaj devigas ĉiujn proletajn elementojn partopreni la laboron en SEU, dum en aliaj landoj ni trovas multe da proletoj ankoraŭ en «neŭtralaj» organizoj. La energioj de laboruloj alilandaj grandparte fluas sur la politikan kampon, kie ili devas batali kontraŭ la regantaj klasoj, kontraŭ malhelpaĵoj kreataj de la klasa malamiko. En Sovetio ne plu necesas batali kontraŭ burĝa regno, kontraŭ kapitalista premo: la ĉefa politika tasko troviĝas sur ekonomia kaj kultura kampoj. La kultura laboro estas unu el la ĉefaj taskoj de la Proletaro en Sovetio, la tempo disponebla por instruado, lernado, ktp. estas pli granda ol en kapitalistaj ŝtatoj, kie cetere la ofta neapliko de la okhora labortago malpliigas ankoraŭ pli la liberan tempospacon.
Krom tio oni devas memori pri la vigla subteno donata de la ŝtataj, sindikataj, partiaj kaj komjunulaj organoj al la esperantista movado. Ankaŭ la tuta eduksistemo en Sovetio ludas gravan rolon. Dum en la burĝa mondo, la lernejoj estas koviloj de plej infama ŝovinismo, kontraŭ kiuj la laboristaj organizoj batalas sub tre malfavoraj kondiĉoj, ne povantaj influi la junularon en internacia senco same vaste kiel la burĝaj lernejoj kaj naciaj junularorganizoj, la edukado en internacia spirito estas la ĉefa leĝo en la sovetiaj lernejoj. En burĝaj landoj, la internacia influo de proletaj organizoj kolizias kontraŭ la ŝovinista influo de la oficialaj edukinstitutoj. En Sovetio, oficiala edukado de la ŝtato kaj edukado de la proletaj organizoj agas samdirekte: sur bazo de internaciismo. Tiel la emo al interrilato kun laboruloj alilandaj, al konstanta kontakto kun ili, estas pli forta en Sovetio. La sovetlanda Laborularo tre bone scias, ke ĝia sorto estas mallarĝe kunligita kun la destino de la proleta movado internacia.
Ĉiuj tiuj faktoroj kaŭzas rapidan kreskon de la esperantista movado sovetia. Kvankam tio estas tre ĝojiga fakto, ĝi min maltrankviligas…
Se tiu malproporcio en evoluritmo de la laborista esperanto-movado en kaj ekster Sovetio daŭros, ĝi havos ĉagrenigan influon sur la esperanto-movadon en la sovetaj landoj. Fariĝos pli kaj pli malfacile por la sovetiaj esperantistoj, trovi korespondantojn en eksterlando. Ĉar la laboruloj de Moskvo ja lernas esperanton ne por korespondi kun esperantistoj de Leningrad aŭ de Vladivostok. Por tio sufiĉas scii rusan lingvon, ili ne bezonas perdi sian tempon por studi esperanton.
Oni povus respondi, ke en Sovetio ekzistas multe da nacioj, ke sekve la korespondemuloj uzu esperanton en rilatoj kun alilingvaj sovetianoj, se la nombro da ekstersovetiaj korespondantoj ne sufiĉas. Sed estas konate, ke el ĉiuj loĝantoj de Sovetio oni trovas precipe inter la rusoj industriajn proletojn, ke la plejparto el la aliaj nacioj de Sovetio estas kamparanoj. Ĝenerale, kamparano ne havas ian intereson por esperanto, ĉar li ne estas sufiĉe interesata kaj ne rekte tuŝata per internaciaj ligiloj. Esperanto ja estas produktaĵo de la moderna socio, de la granda industrio, kiu venkas spacon kaj tempon kaj faras de la tuta tero unu solan ekonomiteritorion.
Certe, la aliaj nacioj de Sovetio ankaŭ bezonos esperanton, sed la proceso de ilia internaciiĝo estas nur ĉe sia komenco kaj ne donos rezultojn por tre baldaŭa tempo.
Pro tio, la malproporcio inter Sovetio kaj la aliaj landoj enhavas la danĝeron, ke en Sovetio stariĝos tro multe da esperantistoj kompare al la korespondkapablo ekster Sovetio. Tiuj esperantistoj trovos, ke ili lernis esperanton senutile. La disvastigo de esperanto tiam povos suferi.
Per tiuj rimarkoj, mi intencas averti la K-dojn ekstersovetiajn, por ke ili rekonu tiun eblan danĝeron kaj faru ĉion por ĝin kontraŭbatali. Certe, tia danĝero ne estas mortiga: ĝi elfluas el kresko kaj ne el senmoveco aŭ malkresko de la movado. Sed necesas ĝin vidi ĝustatempe kaj antaŭprepari kontraŭrimedojn.
L. Revo.
[REKLAMO p.9] LA RABISTOJ — Dramo en kvin aktoj de Schiller. Unu volumo in-8, 114-paĝa. Prezo: 1.20 mk. g. La Rabistoj estas la unua dramo publikigita de la fama germana verkisto Schiller. Ĝi aperis en la jaro 1781. Legante tiun tradukon «ni denove kaj profunde sentas, ke la lingvo de Zamenhof ne estas ia senviva ligita aŭtomato, kies ĉiuj movoj estas fikse antaŭregulitaj de ia logikema mekanikisto». (Carlo Bourlet.) Havebla ĉe Administracio de SAT.
VII-a Kongreso de SAT
Lyon (Francio)
12.—16. aŭgusto 1927
3-a Komuniko
Kongresejo. — La Kongreso okazos en la salonego «Emile Zola» de kooperativo «L’Unitaire», 127, rue Boileau, Lyon VI.
Kongreskomitato. — Prezidanto: K-do Marcel Roux, 90 rue Boileau, Lyon VI (Francio), al kiu oni sendu aliĝilojn, leterojn, monon ktp.
Kotizo. — Egala je SAT-kotizo, sed ni dankeme akceptos plian monon, kiun bonvolos donaci aliĝintoj por helpi al bona arango de la Kongreso.
Pago. — Per naciaj biletoj aŭ ĉeko en registrita letero. Francianoj pretere pagu al la kongreskasisto: K-do Leon Chaussade, 64 rue des Macchabées, Lyon V (Chèque postal Lyon 7521).
Nur estos publikigata la nomo de K-doj kies kotizon la komitato estos enkasiĝinta; ni konfirmas, ke nur al ĝi devas esti senpere pagataj la kotizoj. Bonvole simpligi la jam sufiĉe gravan laboron de l’ organizantoj, konformiĝante al komitatavizoj.
2-a Listo de aliĝintoj:
- K-dino C. Monteil, Lyon — 5362
- K-do H. Joerg, Lyon — 4718
- „ H. Pédrini, Lyon — 1210
- „ J. Desmoulières, Marseille — 5293
- „ E. Ferrero, Marseille — 5887
- „ R. Torras, Marseille — 922
- „ E. Tournel, Marseille — 1255
- „ J. Turcan, Marseille — 522
- „ I. Moscallegra, Marseille — 8107
- „ M. Boubou, Orleans — 518
- K-dino G. Boubou, Orleans — 4232
- K-do M. Valluet, Orleans — 5822
- „ P. Michel, St. Georges de Reneins — •
- „ M. Salzmann, Strasbourg — —
- „ F. Berbet, Lyon — 6308
- K-dino A. Pompanon, Lyon — 5360
- K-do E. Françon, Villeurbanne — 5417
- „ J. Coll, Grenoble — 7997
- „ J. Rival, St. Etienne — 126
- K-dino L. Jourdan, St. Etienne — 459
- K-do A. Bonnet, St. Etienne — 492
- „ J. Roth, Frankfurt a/M. — 130
- „ W. Sterzenbach, Essen — 4567
- „ J. Combe, Rive-de-Gier — 3997
- „ J. Gracia, Colombelles — 6190
- „ G. Buna, Düsseldorf — 3789
Eldonaĵoj. — La komitato eldonis serion da 20 belegaj poŝtkartoj kun esperanta teksto kaj reklamo pri la VII-a Kongreso. Prezo afranke: 4 fr. fr. (por francianoj: 3 fr. 25).
Salutvespero. — Ĝi okazos vendredon 12-an de aŭgusto. Jam ni petas alvenontojn, lertaj je kantado de esperanta repertuaro, informi nin pri sia konsento partopreni la festan parton de la salutvespero.
Propaganda kunveno. — Por impone fermi la kongreson, kunveno estos orga-
— pàgina 10 —
nizata mardon 16-an de aŭgusto, vespere. Ni alvokas SAT-anojn-oratorojn partoprenantaj la kongreson, ke ili skribu jam pri tio al la komitato. K-doj paroladantaj devos pritrakti batalon de sialanda Proletaro kaj ĝian agadon por liberiĝo el kapitalisma potenco.
SAT-kongreso estas ĉies prizorgendaĵo; se ĉiuj K-doj priparolos nian Asocion en antaŭenemaj organizoj, presigos en laboristaj gazetoj notojn aŭ artikolojn pri la VII-a kaj ĉiel celos profiti la 40-an datrevenon de nia lingvo por plidisvastigi ĝin en tutmonda Proletaro, tiel ili helpos la organizantojn de la VII-a Kongreso sukcesigi la komunan entreprenon.
Estas dezirinde, ke la VII-a aspektu kiel vera kunveno de laboristaj delegatoj; ĉiu kongresano venu kiel rajtigito de sia sindikato, komunista ĉelo, socialista aŭ liberecana grupo, kooperativo, sekcio de I. R. H. aŭ de I. L. H., liberpensula aŭ sporta societo k. c., kiu, post la VII-a raportos en sia respektiva organizo pri la laboro kaj la decidoj de la Kongreso. Tiel SAT-anoj estos konsiderataj de laboristaj gvidantoj, ne kiel kongresamuzemuloj, sed kiel proletaj agitantoj por definitiva liberigo de l’ Proletaro.
Komisiite de l’ kongres-komitato, La Prezidanto: M. Roux.
*
NOVA GRANDA SUKCESO
Okaze de 9-jara datreveno de Ruĝarmeo, ruĝarmeana sekcio de Centra SEU-Komitato sendis grandan artikolon, pri uzado de esperanto en Ruĝarmeo, al redakcio de «Pravda» — ĉeforgano de rusa kompartio. La artikolego aperis en jubilea n-ro de «Pravda».
Samtempe alia artikolo pri la sama temo estis dissendita de PUR (Ĉefa Politikoficejo de Ruĝarmeo) en sia bulteno al ĉiuj jurnaloj de USSR kaj aperis en 57 jurnaloj.
Post tio-ĉi, redakcio de «Pravda» mem sin turnis al SEU-militsekcio kun peto aranĝi per esperanto korespondadon de siaj ruĝarmeanoj-korespondantoj kun eksterlanda Laboristaro. La sukceso estas des pli grava, ke ĝis nun «Pravda» tute sin detenis de esperanto kaj pro tio influis aliajn jurnalojn de Sovetio.
5241
Jubileo-Ĉeno¹)
Schürrer (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; SAT-rondeto (Landshut i. B.) 1,50 mk. g., alvokas SAT-rondon en Mühldorf i. B. SAT-grupo (Smolensk) 15 rubl. k. esperas, ke aliaj SAT-grupoj de la tuta mondo faros la samon. Samtempe ni alvokas SAT-grupojn en Tver, Gomel k. Minsk pagi la saman sumon. Zaĥariĉev (Nijni-Novgorod) 1 rubl. laŭ alvoko de Piskunov kaj invitas Aleksandrov, Fedjancev, Ŝirokov, Baranov, Babina k. Stepanov (Nijni-Novgorod). Konovalov (Nijni-Novgorod) 1 rubl. laŭ invito de Kalaŝnikov k. Bogdanov, alvokas Kalaŝnikov, alpagi al lia ĉenero pli grandan sumon, k. Gek-dojn Adamson (Göteborg) M. Starr (London), P. Nixdorf (Herne), Aas (Oslo), Semjonova (Leningrad). Kalaŝnikov (Nijni-Novgorod) 1 rubl., invitas Konovalov, Leontenkov, Piskunov, Vinogradov (Nijni-Novgorod), Alalikin (Vjatka) kaj ĉiujn aliajn invititajn de li en «Senn»., ĉu ili jam pagis aŭ ne, alpagi al pagita de li ĉenero 1,50 rubl., krom tio invitas Tondok (Weissenfels), Scheel (Stuttgart-Untertürkheim), Lieniger (Leipzig), Endler (Selb), Möhle (Görlitz), Avid (Coursan-Aude), Andersson (Göteborg), Matejovsky (Prešov).
El Irkutsk enĉenigas 8 rubl.: Babiĉev-fratoj, Filipov, Makzurjev, Ignatjev patro k. filino, Lobanoviĉ k. Poluŝin (hontigita de Ŝtercenbaĥ el Essen) po 50 kop.; Krjukov, Rukavicin, Simeonov k. Solovjov po 1 rubl. Samon faru: fervorulino Ĉilton (London), Ŝevcugov, Petrov, Ĥoves (Novosibirsk), Malvarmiĝanta Fiŝer k. skeptikema akademiano Marr (Leningrad), Ĥain Ĥirva (Mongolio), SAT-anoj de Ĉito ĝis nun studantaj abocon de Sennaciismo (Sibirio). — W. Enghardt (Leipzig) 2 mk. g. laŭ alvoko de sia frato en Nadejdinsk, alvokas la Vjatka’an bankoficistaron — esperantistaj k. neesperantistaj.
K-do Salvadó (Parizo) 10 fr. fr. alvokas Ral, Suringad, Morell (Barcelono) kaj Mataŝin (Berlino). Esp. Labor. Grupo (Lyon) 25 f. f., alvokas pli riĉajn grupojn en Paris, St. Etienne, Marseille, k. a. dediĉi parton el sia kasenhavo al SAT-kaso. Golubcov (Koskolovo) 0,50 rubl.; Neumann (Essen) 1,50 mk. g.; E. Földi (Budapest) 3 pengoj, alvokas K-dojn Kuĉinski (Ĉita), Bogdanov (Velij), Evans (Huyton) k. c. konatulojn. Fiale (Wien) 1 ŝil. aŭstr.; SAT-grupo (Saint Etienne) 2,50 fr. fr.; O. Günther (Schwoitzsch) 1 mk. g., alvokas Ĉeĥoviĉ (Kiev). Skugarevskij (Kazan) 0,75 rubl.; Melzer (Waltersdorf) 2 mk. g.; Ŝuh (Neumer[?]) 20 kr. ĉek. laŭ alvoko de Schweinfurter.
¹) Vidu n-on 100 de «S-ulo».
AL SAT-ANOJ SKRIB- AŬ BANK-OFICISTOJ
Kongreso de Francia Federacio de Skrib- kaj bank-oficistoj (sekcio de Internacia Ruĝa Internacio) okazos en Lyon, de 14 ĝis 16 de aŭgusto 1927.
Ĉar reprezentantoj de estraro de ĉi grava organizo ĉeestos la VII-an SAT-Kongreson ni alvokas ĉiujn samprofesiajn SAT-anojn sendi, nome de sia sindikato, salutleteron en esperanto al sidejo, kies adreson ni sciigos pli poste. Kaj ni precipe insistas jam por ke kongresanoj-oficistoj venu en Lyon kun rajtigilo de sia loka, distrikta aŭ nacia sindikato.
La kongresorganizantoj kaj ĉiuj oficistoj ĝojos akcepti fremdajn kolegojn. Plie, estas kore invitataj eĉ alitendencaj oficistoj, ĉar demando pri sindikat-unueco kuŝos en la tagordo de la kongreso. Ĉiutendencaj SAT-anoj-oficistoj vizitu nian Federacian kongreson.
SAT-anoj 132 kaj 4622 (estraranoj de Lyona sindikato).
*
Ĉu kamaradece? Ĉu SAT-anece?
Leningradaj SAT-anoj, respondu! Pri ŝuldo de Leningrada Gubernia Komitato de SEU al iu Berlina Esperanto-Eldonejo — je sumo de 80 rubloj por kredite ricevita literaturo, ŝuldo ĝis nun ne pagita, mi skribis al K-do Teterin (SAT-ano 1473, 19. XI. 26), Urban (5089 — 9. XII. 26), Podkaminer (1679 — 12. XII. 26), Koĉkin (3370 — 12. XII. 26), Piĉaĥĉi (3814 — 9. I. 27, rekomendita p. K.), ĉiuj aŭ sekretario, aŭ Komitatanoj, aŭ membroj de Leningrada Gub. organizaĵo de SEU.
Eĉ ne unu respondon mi ricevis, kaj same la kreditoro. 10. III. 1927. Antaŭa sekretario de Leningrada Gubkom SEU. H. Frank (2144). Motoviliĥa. Permskogo okruga. Solikamskij trakt n-o 5.
*
NEKROLOGO
Antaŭ du semajnoj mortis pro ftizo unu el la plej malnovaj Kievaj esperantistoj kaj SAT-anoj, K-do Efimo Korecki (3723).
Honoron al lia memoro!
Kiev, 23-a marto 1927. Kieva SAT-anaro.
*
KRONIKO
Ĉekoslovakio.
Ĉeske Budejovice. — Esp-klubo «La Progreso» aranĝis dec. 5, Zamenhofan memorfeston k. dec. 11, propag. kunvenon kun kolorlumbildoj en la sindikata domo. Parolis K-do Pech, instigante ĉeestantaron lerni esp-on, kiel helpilon por proletaraj celoj. Mart. 3 aranĝiĝis vespero kun kolorlumbildoj. (Pro malklara skribmaniero de l’ raportinto, ni ne komprenis entute la senditaĵon!)
Francio.
Aubenas. — 12.3. okazis propag. kunveno organizita de «Rodana Grupo» (ampleksanta distriktojn Drôme k. Ardèche). Ĉeestis pli ol 100 pers. K-do 132 pritraktis temon de nia movado: Esp-o k. Laboristaro. Kelkaj komĉelanoj enskribiĝis por kurso. L. M.
Grenoble. — Nia movado prosperas, K-doj fariĝante pli k. pli agemaj. Kurso en Esp. Lab. Grupo ĉiam bone funkcias. K-do Coll gvidas kurson en hispana grupo «Sociedad Cultural Prometeo». P. R.
Lyon. — 16-3-27 okazis propag. kunveno organizita de Esp. Lab. Grupo. Ĉeestis 70 pers. Paroladis K-do 132, montrante, ke lab. k. esp. movadoj estas solidaraj unu kun alia. Kurso malfermiĝis 17-3-27, gvid. K-do Arnaud, (24 lern.). Kiel pasiva membro de SAT., Esp. Lab. Grupo estas la plej bona varbanto por nia asocio. Dum 1926 nia librofako vendis 2000 fr. da esp.-aĵoj. Dum la tri unuaj monatoj de ĉi-jaro, ni atingis preskaŭ la duonon de tiu sumo. Ĉi-tie lab. gvidantoj k. amasoj tre interesiĝas pri nia afero. Grupestraro.
Romans. — 26. 2. 27 okazis familia vespero organizita de Esp. Lab. Grupo. En la koncerto estis esp-kantoj. K-do Bernizet paroladis pri nia lingvo. Bonaj rezultoj. (7996.)
Litovio.
Ŝiauliai. — Lastatempe en la tie-ĉi malfermiĝinta Popola Universitato, esp-o estas instruata de M. Zakaŝansky. Mozeo Zakaŝanski.
Sovetio.
Erivan. — Funkcias 2 kursoj, ĉe la lab. lernejo je l’ nomo de K-do Dzerjinskij (gvid. K-do G. Sevak) k. ĉe la Domo de Kulturo (gvid. K-do Ohanĝanjan). Elektiĝis nova estraro de Armenia Esp. Unuiĝo. La prez. estas K-do Jerznkjan (Popola Komisaro de Terkulturado de Armenio); sekr., K-do G. Sevak (membro de CK, SEU). Armenia Oficejo de SEU preparas la eldonon de lerno-libro. Popola Komisario de Klerigado de Armenio (post la raporto de K-do G. Sevak) faris favoran decidon, permesante aranĝon en ĉiuj superaj k. pli altaj lernejoj, de esp-kurso.
Novoĉerkassk. — 13-3-27 okazis propag. vespero k. ekspozicio en «ruĝa anguleto» de la Politeknikumo. Ĉeestis 60 pers. Legis
— pàgina 11 —
K-do Bokarjov de Rostov-Don, pri nuna stato de esp-movado en USSR. k. alilande. Aliaj K-doj partoprenis en diskutado k. deklamado. Sukcesa vespero. En la urbo funkcias rondeto ĉe Industri-Ekonomia Teknikumo. Pro la proks. fino de lernjaro en ĉiuj lerninstitucioj de l’ urbo, la komitato decidis, komenci kursojn nur aŭtune k. utiligi printemp-someron por 1. likvidi analfabetecon esp-an de l’ organizanoj, 2. kunligi lab. organizojn kun eksterlando. N. Fedotov (3736)
Novosibirsk. — Spite malbonaj kondiĉoj, ni komencis lerni esp-on en dec. Post 11 lecionoj, ni povas legi, skribi k. iom paroli k. interkompreni. Ni skribis 2 leterojn kiujn ni sendis en 11 landojn kun 21 desegnaĵoj niaj; ricevis 4 respondojn k. el Ĉekosl. 7 desegnaĵojn. Ni komencis kanti 4 esp-kantojn. Ni sentas, ke esp-o estas viva lingvo, kapabla ligi nin kun alilandanoj. N. A. Ponomarev.
Vladivostok. — Krom SAT-grupo en nia urbo, laboras esp-rondeto ĉe «Osrovskij» klubo de Sovet-Servistoj. En feb. finiĝis dua esp-kurso, malfermita de l’ rondeto en okt. Finlernintoj praktike perfektiĝis. Ili korespondas kun alilanduloj k. partoprenas en buŝfolietoj (?). Dum la buŝfolietoj, la partoprenantoj rakontas versaĵojn, anekdotojn ktp. Antaŭnelonge nin vizitis germ. SAT-ano, K-do Börschel H., partopreninto de la VI-a. Li gastis en nia urbo 12 tagojn k. forveturis hejmen per germ. vaporŝipo. (4112)
Zavitaja. — Esp-ondo ĝisrulis ĉi-tien en 1926 j. kun alveturo de K-do Sostavzin kiu organizis esp-rondetojn el labor- k. oficistoj. Nuntempe estas ĉi-tie 10 SEU-anoj k. lernas esp-on en sepjara lernejo 40 gelern. En lokan ŝakan rondeton iras niaj esp-istoj. Aperas murgazeto «Informilo pri esp-movado». Ni korespondadas kun eksterlandanoj. En loka «Libra afero» estas vendataj esp-lernlibroj k. literaturo. T. Tirin.
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Bolŝevistskaja Smena, Rostov, 15-3-27: «Blankaj mastroj — flavaj sklavoj» (119). — Finnmark Fremtid, Vardo, 22-3-27: «El Sibirio» (127—128).
Enhavas notojn pri SAT.
Bulletin d’Information de l’ I.T.F., Amsterdam, mar. 1927: cito pri la 13 landoj el kiuj venis la artikoloj en kuranta n-ro de «S-ulo» k. laŭdo pri ties utilo. — El Socialisto, Madrid, 22-3-27: artikolo de K-do Azorin, priparolanta VII-an SAT-kongreson k. sciiganta pri konkurso pri modelo por SAT-p-karton (imitinde!). — Kremenĉugskij Raboĉij, 24-3-27. — The Daily Herald, London, 1-4-27: en Notoj de K-do Mark Starr, pri-skribo de l’ SAT-eldonaĵo «Ruĝo kaj Blanko». —
Enhavas tradukojn el esperantaj leteroj.
Molodij Bilŝovik, Kiev, 20-3-27 (2). — Zvezda, Perm, 4-1-27, 9-3-27. — Molot, Rostov, 23-2-27. — La Mir i Trud, Rostov, 23-2-27. — Narodni Dnevnik, Ljubljana (Jugosl.), 18-12-26. — Kremenĉugskij Raboĉij, 25-3-27. — Raboĉij Putj, Smolensk, de 16-1 ĝis 25-3-27 (35). — Tovariŝĉ, Vjazma, dum sama tempo (2). — Smolenskaja Derevnja, dum sama tempo (9). — Junij Tovariŝĉ, Smolensk, dum sama tempo (5). — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, dum sama tempo (34). — Krasnaja Svezda (ĉeforg. de Ruĝarmeo), (6). — Izvestija VCIK (ĉeforg. de Sovet-registaro), (1). — Krasnij Gornjak, Krivoj-Rog (5). — Do novogo sela, Krivoj-Rog (2). — Krasnaja Armija, Harkov (1). — Krasnaja Zvezda, Leningrad (1). —
Enhavas Materialon de SAT-Gazetservo.
Molot, Rostov, 8-2-27, 8-3-27. — Zvezda, Perm, 8-3-27. — Raboĉij Putj, Smolensk, de 16-1 ĝis 25-3-27: 4 notoj. — Smolenskaja Derevnja, dum sama tempo: 2 notoj. — Junij Tovariŝĉ, Smolensk, dum sama tempo: 3 notoj. — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk: 2 notoj. — Do novogo sela, Krivoj-Rog: 2 notoj. —
Enhavas priesperantajn artikolojn.
Kremenĉugskij Raboĉij, Kremenĉug, 17-3-27: alvoko de l’ redakcio k. leciono; 25-3-27. — Bulletin d’Information de l’ I.T.F., Amsterdam, mar. 1927. — Putj Rabselkora, Rostov, 15-2-27, 28-2-27. — Sächsische Arbeiter Zeitung, Leipzig, 19-3-27. — Raboĉij Putj, Smolensk 16-1 ĝis 25-3-27; 13 artikoloj k. notoj. — Smolenskaja Derevnja, dum sama tempo; 3 notoj. — Krasnoarmejskaja Pravda, Smolensk, dum sama tempo; 2 notoj. — Krasnaja Zvezda (ĉeforg. de Ruĝarmeo); 3 artikoloj k. notoj. — Pravda (ĉeforg. de Sovetia Kompartio); 2 artikoloj k. notoj. — Trud, Klinci; 1 artikolo. — Komsomolskaja Pravda (ĉeforg. de Sovetia Komjunularo); 1 artikolo. — Krasnoarmejskaja Svezda, Novosibirsk; 2 artikoloj. — Krasnij Voin, Moskvo. — Krasnij Voin, Tiflis. — Krasnoarmejec, Moskvo. — Krasnoarmejec, Samara. — Krasnaja Zvezda, Leningrad. — The Daily Herald, London, 1-4-27. — La Revista Blanca, Barcelona, N-ro 93. —
[REKLAMO p.11] Sennacieca Revuo aperos kiel duobla n-ro marto—aprilo.
*
KOREKTO
En la artikolo de A. Tomo «Lenin pri sennaciismo» («S-ulo», n-o 129-130) oni petas korekti jenan gravan preseraron: en la linio 30-a desupre legu anstataŭ «kunproksimiĝo»-«kunfluiĝo» kaj en la 31-a anst. «kunfluiĝo» legu «kunproksimiĝo».
*
La Lingva Angulo
Demando:
En «S-ulo» mi ofte legas «POTAGE, POSEMAJNE, POMONATE». Ĉu tio estas ĝusta? ĉu Zamenhof iam uzis PO tiel? (164).
Respondo:
La uzado de la prepozicio PO kiel prefikso estas korekta, 1. ĉar Z. uzis ĝin tiele; 2. ĉar «ni havas plenan kaj nelimigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto» (Z. Krestom. p. 292), eĉ se oni ne trovas koncernan ekzemplon ĉe nia Majstro. Z. uzas POGRANDE, POMALGRANDE, PODUONE, kaj en la vortaro de Korzlinskij, kontrolita de Z., oni trovas: Pomulte, poiomete, popece, poobjekte. Mi ne povas ekvidi ian ajn motivon por escepte malpermesi la prefiksigon de PO antaŭ la vortoj montrantaj tempon, kiel TAGO, HORO, SEMAJNO; k. t. p.
Vi neniam forgesu, ke por esprimi iun ideon ekzistas plej ofte pluraj rimedoj, egale bonaj. Unu lingvo preferas aŭ eĉ uzas ekskluzive iun el tiuj eblaj rimedoj; alia lingvo preferas alian esprimrimedon, sed tiaj preferoj kaj ekskluzivigoj bazas nur sur la kaprico de la nacilingva uzado, ne sur la logiko kaj komprenebleco. Male, lingvo internacia, lingvo komunehoma ne devas esti ekskluziva; ĝi povas kaj devas akcepti ĉiujn esprim-rimedojn, kiuj estas logikaj kaj ĝenerale kompreneblaj, ĉar tio, kio estas logika kaj ĝenerale facile komprenebla, estas en lingvo internacia taŭga kaj bona. «Tro granda severeco kaj katenado estas superflua… Vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj personaj» (Z. L. R.).
Fakulo.
[REKLAMO p.11] ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★ — La plej bona rimedo por subteni esperanton ★ — Mi volonte aĉetus SAT-librojn, se mi havus tempon por legi ilin… Ne malofte oni povas aŭdi tian diron el la buŝo de fervoraj K-doj, ĉiam pretaj malavare donaci por la esperanta propagando. Se tiuj K-doj iom pripensus, ili baldaŭ konvinkiĝus, ke la plej certa, la plej fruktodona subteno al esperanto estas ebligi la pliriĉigadon de SAT-Biblioteko. Lingvo estas ja vivanta laŭproporcie je la verkoj en ĝi publikigitaj. Ju pli ekzistas esperantaj verkoj, des pli facila estas la poresperanta propagando. Libro estas fakto, K-doj! Aĉetu do la SAT-librojn, eĉ se vi ne havas tempon por legi ilin. — Prezo mk. g.: Faŭsto, Goethe … 1.20; Eklumo en Abismo, H. Barbusse (broŝ.) 0.80; Malgranda Terbiblio (Prolet. Atlaso), Szeréni … 1.80; Proletaria Kantaro (74 kantoj kun notoj) 2.50; Tri Verkoj de Leo Tolstoj … 0.80; El la Mondbildo de l’ Nova Fiziko, Muravkin … 0.60; La Kemio de la Universo, Fersman … 0.60; Sekspsikologio de S. Ziegler … 0.60; La Morto de Blanjo, Jean Tousseul … 0.60; Ruĝo kaj Blanko de L. Ivn … 0.60; La Komunista Manifesto (2-a eldono) … 0.60; Dokumentoj de Komunismo … 1.80; Etiko de P. Kropotkin … 1.80; ABC de Sennaciismo, V. Elsudo … 0.50; Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatio … 0.40; Orienta Blovo … 0.40; En Katenoj de la Maljusteco … 0.60; Ni Legu! Brunulo. (Internacia Legolibro) (3-a eldono) … 1.—; Petro, kursa lernolibro laŭ parola metodo 0.70; Labor-Kajero al Petro … 0.30; Karl Marx, Lia Vivo kaj lia Verko … 0.60; Ŝtato kaj Revolucio, Lenin … 1.—; Je la Nomo de l’ Vivo, E. Izgur. … 2.—. (La prezoj kompreniĝas inkluzive sendkostoj.) * Mendu ĉe Administracio de SAT — Richard Lerchner — Leipzig O 27, Colmstrasse 1 — Poŝtĉek-Konto 6835. ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★ ★
— pàgina 12 —
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Argentino.
K-do Stzepan Crniĉ, Garay, 2466, Mar del Plata, dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj.
Aŭstrio.
K-do Thomas Rothauer, Oberalm 57, Hallein, pri div. temoj L, PI, precipe kun Grekio, Javo k. Japanio. Certe resp.
Estonio.
— Sudaj geĉinanoj! Mi dez. koresp. kun vi pri ĉ. t. L. Resp. garantiata. Adr.: K-do S. Tschekanov, Sovtorgflot, Tallinn.
Francio.
K-do Arnaud, 78 rue Paul Bert, Lyon III, post longa malsano deziras rekomenci kor.-adon precipe por interrilatigi labororganizojn.
K-do Paŭlo Medovarsky, Rue de Lannoy, 630, Roubaix, (Nord), dez. koresp. kun fraŭlinoj k. ĉ. l. pref. el Sovetio.
Germanio.
K-do Kurt Lösch, Annaberger Str. 110, Chemnitz i. S. dez. koresp. k. ĉ. l. pri Radio k. aliaj temoj. Gek-doj en Sovetio afranku per esp. p. m. Certe resp.
K-do Johann Panzer, Leupoldsdorf, Nr. 10 ap. Wunsiedel (Bavario) dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. komercartikloj, interŝ. porcelanon kontraŭ samvaloraj objektoj, ne sendas unue. Certe resp.
K-do Erich Walther, Seifersdorf Post Ursprung i. S., dez. koresp. kun gejunuloj pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI.
LEA-Grupo Ruhla intencas aranĝi esp. ekspozicion. Pro manko de materialo ni petas subteni nin ĉefe per PI el ĉ. l. Adr.: LEA-Grupo, Karolinenstr. Gasthof z. Hirsch, Ruhla i. Th.
Esp. Grupo dez. koresp. kun geesp-istoj el ĉ. l. pri ĉ. temoj. Akurate resp. Adr.: K-do Ernst Hanisch, Uferstr. 14, Thalheim i. Erzgb.
Post la Lyona kongreso mi intencas viziti la regionon aŭ de Thiaucourt aŭ de St. Quentin aŭ de Reims. Antaŭe mi volonte interrilatus kun esp-istoj el ĉi-urboj. Sciigoj estas petataj al: K-do Max Conrad, Richardshöhe, Auerbach i. V.
K-do Willy Lenk, Auerhammer, 16-b, Aue i. Erzgb., dez. koresp. k. ĉ. l. krom Holando.
Lab. Esp. Grupo Untermenzing, dez. individuan viglan koresp-adon k. ĉ. l. pri socia vivo, ateismo, sporto, turismo. Interŝ. belajn fotografitajn kartojn. Adr.: K-do Karl Weber, Neumeierstrasse 21, Untermenzing bei München.
K-do Max Krauspe, Bahnhofstr. 4, Schweidnitz i. Schles. k. ĉ. l. L, PK, PI, bfl. Tuj resp.
K-do Aŭg. Gais, Leonhardsplatz 9 b, Stuttgart, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. lab. temoj, precipe junularmovado. L, PK, PI, bfl. Resp. garantiata.
K-do Arno Paul, Thür. Sparkasse, Zeulenroda, sendas artpoŝtkarton kontraŭ urbvidajkarto, precipe kun Sovet-Azio.
K-dino Elfriede Migale, Triftstr. 16, Halle a. S., dez. koresp. k. ĉ. l. ĉefe kun lernantoj k. komencantoj.
Hungario.
K-do Johano Dancza, Knézics Károly-u 13, Eger, dez. koresp. pri prostitucio k. ĉ. l. Nur tiuj skribu, kiuj povas k. volas doni al mi seriozajn notojn pri tiu temo.
Jugoslavio.
K-do Juridlav Imbriŝak, Nova ul. 456, Koprivnica, dez. interŝ. PI k. ĉ. l., nepre resp.
Sovet-Unio.
Adresŝanĝo: K-do Gennadio Krilov, Sadovaja, 92, kv. 12, Samara (stratŝanĝo).
[REKLAMO p.12] Proletaj Geknaboj tutmondaj! [stelo] Redakcio de Ekstrem-Orienta ĉiusemajna por-infana gazeto «Znamja Pionera» (Standardo de J. Pioniro) organizis «Internacian Infan-Korespondejon» por peradi al Intern. Koresp. de Sovetiaj prolet-infangrupoj kaj lernej[nelegebla] kun [nelegebla]landaj. Infangrupoj! Lernejoj! Sendu al ni viajn adresojn. Komencu korespondadon. Interŝanĝu kun ni per gazetoj, jurnaloj, fotoj, artikoloj, libroj ktp. Respondo garantiata. Aparte Redakcio nia tre deziras interligiĝi perletere kun eksterlandaj redakcioj de prolet-infanaj gazetoj. Adreso: Ĥabarovsk. USSR. Kalininskaja ul. 52. Redakcii «Znamja Pionera». (Por korespondejo.)
Adresŝanĝo: K-do A. B. Ĥalfin, ul. Kommunistov, d. 17-a, Murom, (antaŭe en Kaŝira).
K-do N. Bojko, str. de Franko, 36, 2, Kiev, dez. koresp. pri ŝako, PK, L, interŝ. il. gazetojn k. ĉ. l.
25 gekursanoj fer-istoj dez. koresp. pri ĉ. temoj, precipe kun ekstereŭropanoj, L, PI. Resp. garantiata. Adr.: Krasnodar, l., Klubo Jeldor.
S-to esp. Krasnaja, 32 (por esp. kurso) Krasnodar. 15 gekursanoj dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PI. Resp. garantiata.
Klubo Jeldor, Krasnodar, l, bezonas korespantojn por mur-gaz. pri fervojista vivo en ĉ. l. Ĉiu koresp-anto ricevos resp. pri ĉio interesa vivo de sov. fervojistoj.
K-do A. Voronko, Golovskaja, 30, loĝ. 8, Odessa, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, L, PK, PI.
K-do S. Lejboviĉ, str. de Mizikeviĉ, 46, loĝ. 1, Odessa, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, L, PK, PI.
Adresŝanĝo: K-do A. P. Lisovskij, Narkomzem, Maĥaĉ-Kala (Dagestan) (antaŭe en Baku).
— Esperanta rondeto ĉe Loka Sindikata Komitato de Administrejo de N. Kaŭkaza fervojo dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l., ĉiam resp. Adr.: Rostov/Don, Pravlenie Sev. Kav. jel. dor. Mestkom, dla esperantsk. krujka.
K-do Ilĉjo Kalinin kaj K-do Levin A., Oranjerejnoje, Astrahanskoj gub., dez. koresp. k. ĉ. l. ge-esp-istoj. Interŝ. L, PK, belajn bildojn k. a., ĉiam resp.
K-do Jak. Avrunin, (jun. kom.) Puŝkin-str. 37, Kremenĉug, pri ĉ. temoj k. ĉ. l. (precipe polit. temoj), L, PK, PM. Resp. garant.
K-do V. S. Belogorcev (ruĝarmeano), gvidanto de grupoj de intern. koresp-ado, Artpolk, 21, Tomsk, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l., peras koresp-adon de siaj gvidatoj.
[REKLAMO p.12] IRH-ANOJ ATENTU! Organizoj kaj apartaj membroj de IRH estas invitataj korespondi kun sovetiaj membroj de IRH. Helpu nin kunligadi interrilatojn kun la malliberigitoj kaj persekutatoj pro ilia agado pro bono de l’ laborista klaso. Skribu: Rajkom Mopr, Sormovo ap. N.-Novgorod, Sovet-Unio.
[REKLAMO p.12] KONKURSO — La Lab. Grupo en Innsbruck, hotelo «Sonne» (Aŭstrio), invitas ĉiul. Gek-dojn sendi PI. Kiu sendos la plej belan karton, ricevos kiel premion albumon de Innsbruck. Ĉiu karto estos respondata. La findato estos la 1-a de aŭgusto 1927.
[REKLAMO p.12] La plej popularaj! La plej malkaraj! Por germanlingvanoj! Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichts-Stunden. Kun elparolo, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6-a ĝis 10-a milo. Prezo 0,25 mk. g. Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj kaj literaturaj klarigoj. Serĉado en vortaroj superflua! Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Esperanto Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (Ĵus aperis). Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 200 paĝoj da teksto kun pli ol 20000 germanaj vortoj kaj 30000 tradukoj. Kvarobla numero ĵus aperis! Prezo 1.— mk. g. Sprechen Sie Esperanto? Enkonduko en la esperantan konversacion. Prezo 0,25 mk. g. Einführung in die Esperanto-Handelskorrespondenz. Esperanta-germana komerca korespondo. (Duobla n-o.) Prezo 1.— mk. g. Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Tagblatt-Bibliothek, Wien I, Wollzeile 22.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 135, 30 d’abril de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 135 — APERAS SEMAJNE — 30. Aprilo 1927
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Gvidanto: E. LANTY, 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
EKRIGARDETO SUR LA HISTORION DE L’UNUA DE MAJO
Tiu datreveno jam havas sufiĉe longan historion. En la jaro 1884, la Kongreso de la Federacio de la Trade Unions (laboristaj unuiĝoj), okazinta en Chicago, decidis, ke la unuan de majo 1886 la laboristoj devos konsenti labori nur ok horojn. Dum la du antaŭaj jaroj estis farata tra tuta Usono vigla agitado por sukcesigi la decidon alprenitan.
DE LA HODIAŬA TAGO NENIU LABORISTO DEVAS LABORI PLI OL OK HOROJN POTAGE OK HOROJ DA LABORO! OK HOROJ DA RIPOZO! OK HOROJ DA EDUKADO!
Je la difinita dato okazas grandaj strikoj en diversaj gravaj industrioj. En kelkaj grandurboj tuj sufiĉe da laboristoj ricevis kontentigon. Sume 125 000. Post unu monato, 200 000 sukcesis trudi al la mastraro la okhoran labordaŭron.
Ĝeneralmaniere la labordaŭro en tuta Usono estis mallongigita. Ekzemple, la bakistoj, kiuj laboris 16 horojn, akiris la dekhoran labortagon.
Kompreneble la mastraro ne konsentis volonte al la postuloj de la laboristoj. Kun helpo de la ŝtato ĝi organizis fortan kontraŭstaron. Kelkloke laboristoj estis eĉ mortpafataj. Ekzemple, en Milwaukee naŭ personoj estis fimortigataj de policistoj. Regis plej akra klasbatalo, kiel montras la jena alvoko, publikigita per germanlingva ĉiutaga gazeto, Arbeiter Zeitung, aperinta en Chicago:
«La klasbatalo komenciĝis. Hieraŭ oni mortpafis la laboristojn antaŭ la fabriko Mac’Cormick. Ilia sango postulas venĝon! Nedubinde la tigroj, kiuj regadas, avidas la
[BILDO p.1 | 30,45,64,76] Desegnaĵo: laboristo staranta sur la terglobo svingas flagon kun la surskribo «SAT»; ĉirkaŭe la vortoj «UNUA de MAJO»; sur la globo la SAT-stelo kaj la devizo «PROLETOJ EL TUTA MONDO UNUIĜU PER ESPERANTO»; radioj ĉirkaŭ la tuto. Subskribo de la desegnisto: «HGT».
sangon de la laboristoj. Sed la laboristoj ne estas ŝafoj. Al la blanka teroro, ili respondos per la ruĝa teroro. Prefere morton ol mizeron!
Se denove oni mortpafas la laboristojn, ni respondos tiamaniere, ke niaj mastroj pri tio longe memoros. Ni estas devigataj voki: «Al la armiloj!»
Hieraŭ, virinoj, infanoj de malriĉuloj priploris la morton de siaj edzoj kaj de siaj patroj mortpafitaj. Dum, en palacoj, riĉuloj trinkis pro la sano de la fimortigistoj.
Plu ne ploru, vi kiuj suferas! Estu kuraĝaj, sklavoj! Ribelu!»
Tiu alvoko tipe montras, kia estis la spiritostato en la vicoj de la usonaj laboristoj.
Respondis 15 000 laboristoj. Sur la placo Haymarket, starante sur ĉaro, parolis la plej popularaj oratoroj el Chicago, interalie Spies, Parsons, Fielden. La kunvenego estis tuj finiĝonta. Noktiĝis. Subite 200 policistoj ekatakis la popolamason. Sed antaŭ ol ili povis denove krimi, kiel la antaŭan tagon, bombo estis ĵetata en iliajn vicojn kaj dudeko da ili terenfalis. Aliaj policistoj alvenis kaj vera batalo okazis.
Tiu okazintaĵo liveris pretekston al la registaro por fari amasan arestadon. La tuta personaro de la gazeto Arbeiter Zeitung, kies ĉefredaktoro estis Aŭgusto Spies, estis enkarcerigata. Fine la juĝistaro faris filertan elekton inter la arestitoj kaj nur ok el la ĉefaj propagandistoj ĉeestis antaŭ la tribunalo: A. Spies, A. Parsons, A. Fischer, S. Fielden, G. Engel, M. Schwab, O. Neeb kaj L. Lingg.
Kvankam mankis ia ajn fakteca pruvo, tamen la verdikto kondamnis la akuzitojn. La 11-an de novembro 1887 Par-
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
sons, Spies, Engel kaj Fischer estis pendigataj. La antaŭan tagon de la ekzekuto, Lingg sin mem mortigis. La punoj de Fielden kaj de Schwab estis ŝanĝataj en dumvivan enkarcerigon; tiu de Neeb, en dekkvin jaran.
Kelkajn jarojn poste estis pruvate, ke la bombon ĵetis anarkisto, kiu ne estis arestata, kvankam la polico bone konis lian rifuĝejon. La policisto kiu malkovris ĝin ne sukcesis ricevi de siaj estroj la ordonon aresti la bomĵetinton. Se oni estus lin arestinta, la ok influhavaj propagandistoj, kies morton deziregis la timigita burĝaro, devus esti liberigataj. La firuzega plano de la polico sukcesis.
Tiel la Unua de Majo naskiĝis en sanga, furioza kaj senkompata klasbatalo.
En la postaj jaroj, en diversaj landoj la manifestacioj de la laboristoj okaze de la Unua de Majo ankaŭ malvolviĝis en klasbatala atmosfero kaj multloke la sango de la proletoj ruĝigis la teron.
Jam forpasis 41 jaroj de kiam la usonaj laboristoj donis al la Unua de Majo ĝian karakteron de lukto por la pliboniĝo de la laboristaj vivkondiĉoj. Tamen ne ankoraŭ ĉie en la mondo la okhora labortago estas aplikata. Sed ne povas esti dubo, ke granda antaŭenpaŝo estas farita tiudirekten. Oni eĉ jam povas ekvidi la tempon, kiam la laboristaj organizoj devos postuli pli mallongan labordaŭron ol la okhoran. La senlaboreco ekzistanta en preskaŭ ĉiuj landoj, la senĉese perfektiĝanta tekniko, la raciigo en la produktado klare montras al la Laboristaro, ke ĝi devas batali por plimallongigi la labortempon.
* * *
Por ni, SAT-anoj, la Unua de Majo devas havi specialan signifon. Kiel laboristoj ni ja devas partopreni la surstratajn manifestaciojn. Sed kiel SAT-anoj ni havas la taskon instrui al la laboristoj la simplajn jenajn verojn:
Finfina liberiĝo de l’ Proletaro povas okazi nur laŭ tutmonda skalo.
Sekve, la laboristoj devas forte unuiĝi super la landlimoj.
Sed forta, intima unuiĝo povas ekzisti nur se la unuiĝintoj povas senpere interkompreniĝi.
Unu el la unuaj, plej grandaj taskoj estas do la forigo de la lingvaj baroj.
Jam ekzistas proleta unuiĝo, kies anoj troviĝas en ĉiuj mondpartoj kaj kiuj inter si fordetruis la lingvajn barojn.
Tiu organizo nomiĝas SAT; ĝi konsistas el proletoj el diversaj politikaj tendencoj, kiuj frate kunlaboras. La tuta Laboristaro imitu la bonan ekzemplon.
Tiujn punktojn ĉiu SAT-ano devas detale klarigi ĉe ĉiu bona okazo. Kaj la Unua de Majo, kiam laboristoj el la tuta mondo manifestacie konigas sian volon atingi kompletan liberiĝon, estas unu el la plej taŭgaj okazoj por konigi nian SAT-movadon.
Ĉiuj SAT-anoj forte konsciu, ke ili staras ĉe la frunto de la larĝaj vicoj da batalantoj por definitiva venko de la laboro super ĉia ajn ekspluatismo. La Unua de Majo estu por ni la tago dum kiu pli vigle ol iam ajn, kun streĉita volo, ni propagandu por la SAT-celoj, por la sennacieca kaj senklaseca socio tutmonda.
E. Lanty.
★
EL JAPANIO
Sui-Hei-Ŝa
Su-Hei-Ŝa estas unuiĝo de pariaro kiu en Japanio nomiĝas «eta». Dum la tuta socia historio de Japanio, la «etaj» estas subpremataj, persekutataj de sia popolo samnacia!..
Ili aperas kiel la venkitoj en la unua paĝo de l’ japana socia historio. Ili tiam havas la samajn formojn kaj enhavon de la vivo kiel la sklavaro de antikva Romo.
Al «eta» ne estis eĉ permesate elekti libere, laŭvole sian profesion. Iliaj filinoj devis iri vendite en prostituciajn domojn laŭ volo de mastro, se la malfeliĉulinoj ne preferis sin mortigi.
Oni ilin nomigis «etaj» — (japane oni skribas «aĵo kiu estas pleje malpurigita»). Oni nomigis ilin «kvar», ĉar la homo havas kvin fingrojn en unu mano, sed al «eta» kvazaŭ mankas unu fingro. Tiamaniere oni apartigis, eksigis «etajn» el la homa socio.
Antaŭ tri jaroj — mi memoras jenan fakton, — unu malgranda fileto de «eta» estis lernanto en iu vilaĝa lernejo de l’ ŝtato Hiogo. Mi memoras, ke li havis tiam naŭ aŭ dek jarojn. La samklasaj lernantoj kaj eĉ instruistoj persekutadis lin ĉiutage, ĉiutage kaj en ĉiu okazo. Kaj unu tagon, li devis stari tri horojn en la angulo de lernejĉambro laŭ la severa ordono de sia instruisto pro tio, ke li ne plenumis la taskon hejmen donitan al li.
La instruisto kaj la samklasanoj insultadis, ridaĉegis mokis lin per ĉiuj vortoj malestimaj. Kaj finfine kiam al li estis permesite eliri el la lernejo, la klasanoj atakis lin, ĵetis ŝtonetojn kriante «kvar!», «eta!»
Ne povante plu toleri ĉi tiun plej kruelan persekutadon, la malgranda knabo ne revenante hejmen, sin mortigis sub vagonaro.
Morgaŭan tagon oni trovis lian antaŭmortan leteron apud la fervojo sub kies vagonaron li ĵetis sin.
Per krajono estis tie skribite: «Pardonu, pardonu, patrino kaj patro, mi mortos hodiaŭ. Mi ne povas plu vivi. Ĉiuj min en lernejo batis, batis, atakadis min. Mi estas la filo de «eta». Tamen, mi neniam pensis, miaj patro, kaj patrino ke estante «etaj», vi tial estas malbonaj. Sed… sed mi jam volas morti.»
«Patrino, patro kaj frato! Mi petas ke vi nepre revenĝu pro mia morto.»
«Patrino, patro, ne riproĉu min.»
«Ĝis la revido.»
«Mijoŝi.»
(Tradukite el tiama ĵurnalo.)
Kaj baldaŭ okazis granda protestado de «etaj» en la vilaĝo. Dum la batalo inter «etaj» kaj vilaĝanoj (precipe policanoj kaj perfortemaj grupoj) kelkaj junaj batalantoj de Su-Hei-Ŝa estis mortigitaj, kaj vunditaj estis multaj.
Sed tiuj ĉi sangaj viktimoj naskis novan filion de Sui-Hei-Ŝa en ĉi vilaĝo.
Tio ĉi estas nur simpla ekzemplo. Persekutado, subpremado estas ĉie, kie loĝas «etaj», en armeoj, lernejoj, stratoj, kampoj…
La nombro de «etaj» egalas nun proksimume 3 000 000 homojn.
En la procedo de maturiĝo de japania kapitalismo la «etaj» disvolviĝis revolucie kaj organizece unuiĝinte en la ligo de Sui-Hei-Ŝa.
Kaj ĝi baldaŭ disvolviĝis konscie akirinte proletan karakteron kaj en sia evolua procedo kunligiĝinte en urbo kun Laboristaro kaj en vilaĝo kun kamparanaro.
Kaj en sia nuna stato Sui-Hei-Ŝa-movado estas la plej progresema taĉmento de proleta fronto, ĝi sekvas la plej klaran revolucian politikan linion en la tutproleta batalo.
La organiza formo de Sui-Hei-Ŝa estas la soveta organizmaniero. La pliparto de l’ gvidantoj estas kompartianoj, komjunuloj. Kaj ĝia Sui-Hei-Ŝa Musan Seinen Domei (Sui-Hei-Ŝa proleta junulara Unuiĝo) plue organizas geknaban sekcion.
Fumio, Oka.
[REKLAMO p.2] LA RABISTOJ — Dramo en kvin aktoj de Schiller. Unu volumo in-8, 114-paĝa. Prezo: 1.20 mk. g. La Rabistoj estas la unua dramo publikigita de la fama germana verkisto Schiller. Ĝi aperis en la jaro 1781. Legante tiun tradukon «ni denove kaj profunde sentas, ke la lingvo de Zamenhof ne estas ia senviva ligita aŭtomato, kies ĉiuj movoj estas fikse antaŭregulitaj de la logikema mekanikisto». (Carlo Bourlet.) Havebla ĉe Administracio de SAT.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
EL HINDIO
La intrigoj de l’ entreprenistoj
La «Social Service Liga» de Bombay, filantropa societo (laŭ la tipo de la «savarmeo») publikigis memornoton pri la pago de l’ salajroj. En Hindio la laboristoj estas salajrigataj monate kaj ankaŭ ĉe tio okazas prokrastiĝoj, tiel ke la laboristoj ricevas sian pagon nur post multaj semajnoj. Kontraŭ ĉi stato direktas sin la memornoto.
Estas dirite: «Necesas akiri per leĝdonado la ĝustatempan elpagon de l’ salajroj. La nuna stato estas tute nekontentiga; La skandala malfruiĝo de l’ elpago estas tute necesa, sed certaj entreprenistoj opinias, ke pli facile regotaj estas ĉi laboristoj, kiuj postulas monon jam laborakiritan. La reteno de l’ salajroj gvidas al ŝuldiĝo de la laboristoj por la plej necesaj vivrimedoj kaj -vivbezonaĵoj, kiujn la laboristoj prunteprenas.»
«La hindia registaro iniciatis per cirkuleroj ŝanĝon de ĉi stato. Ĝi proponis al la sindikatoj protekti la laboristojn atentigante la laborinspektistojn pri tio kaj postulante, ke la entreprenistoj ŝanĝu ĉi staton.»
El la memornoto de la ligo ŝajnas rezulti, ke ne nur la laboristoj en fabrikoj kaj minejoj, sed ankaŭ tiuj ĉe la komunumoj kaj ĉe l’ ŝtato ricevas sian salajron prokrastite.
En kelkaj okazoj la entreprenistoj salajras dum certa tago. Ĉe tio la laboristoj perdas tutan tagon. Okazas ankaŭ, ke salajroj, kiuj ĝis fiksita tempo ne estas prenitaj, restas al la entreprenisto, kiu ĉion aranĝas tiel, ke la laboristo ne ricivu sian monon. Kelkfoje estas fiksita tempo, je kiu la laboristoj ne povas veni. Kiam la laboristo estas malsana aŭ estas forlasinta la urbon, tiam li ankaŭ perdas la salajron. La fabrikoj en Bombay posedas grandajn sumojn de ĉi «ne postulitaj salajroj»; en vero la salajroj estas postulitaj pli ol unufoje, sed neniam ili estas pagitaj. Aŭ aliafoje la entreprenistoj anoncas skribe, ke la salajroj estos tuj pagataj. La laboristoj, malspertaj pri legado, ne scias pri kio temas, kaj poste, kiam ili eksciis la sencon de l’ skribaĵo, estas jam tro malfrue kaj la salajroj estas perditaj.
Laŭ la esperanta informservo de «AIT.»
★
EL TURKIO
Unu el multaj pendigitoj
Melek Parsoum, advokato naskita en Mediyatt, Anatolio, post tri monata restado en karcero pro «rompo de publika ordo», estis kulpigata de la turka «Ĉeka» (en Sovetio ekzistis tiel nomita eksterordinara komisiono por juĝi politikajn kontraŭulojn) pri nova «politika krimo», kaj, dum vojo al Nissibine kie li estis juĝota, sukcesis forkuri al Muslimie. De tie li direktis sin al Alep, ĉe limo de Sirio, kie li kunlaboris kun liberigaj komitatoj de Kurdoj kaj de Armenoj sur ilia teritorio. Li disdonadis iliajn propagandilojn kaj, kune kun la forkurinta ĉefribelulo Hatcho, li eltrovadis la planojn por liberigo de Anatolio. Por plenumi certan partian komision, Melek Parsoum surpaŝis la teron de la respubliko ĉe El-Aziz la 27-an de februaro kaj estis arestita. Du horojn post la aresto li estis kondukita antaŭ la turkan «Ĉeha», deklarita kulpa, kondamnita al morto kaj la saman nokton pendigita. Niaj legantoj povas kompreni, ke en tiaj kondiĉoj nenia partio, krom la registara, povas ekzisti.
Sporto
Sporto ne estas forta en la lando. Nur fremdlandaj loĝantoj havas sportklubojn.
Lastatempe la militista estraro organizis klubojn de piedpilko en diversaj militaj lernejoj celante fortigi la korpojn de la junaj turkaj soldatoj.
Ni ĵus eksciis ke la registaro donis permeson, ke estu fondita Sportklubo de turkaj laboristoj.
Pano
Komence de la 1-a de marto la prezo de pano (dua kvalito) estas fiksita je 11 piastroj kaj 30 para’oj (dolaro = 19559 p.) por kilogramo. Prezo de unuakvalita pano restas kiel antaŭe (16 piastroj).
E. E. J.
★
Okhora labortago en Nederlando
Ĵus okazis en Hago (Den Haag aŭ ‘s Gravenhage) t. n. «8-horoj-kongreso», organizita de la Nederlanda Asocio de Sindikatoj.
Estas en Nederlando diversaj kategorioj de laboristoj, kiuj laboras pli ol 8 horojn tage, ĉar la t. n. «Laborleĝo» ne limigas ilian tagan labordaŭron je 8 horoj. Oni nun celas atingi, ke ankaŭ por ĉi tiuj kategorioj la reguloj de la «laborleĝo» validiĝu.
Ĉi tio certe estas necesa; pri tio atestas ĉi subaj ciferoj:
En la urbo Hago laboras la vendistinoj de 58 butikoj aŭ magazenoj 60 horojn semajne, de 117 butikoj 66 horojn, de 39 butikoj 90 horojn kaj de 33 butikoj eĉ pli ol 90 horojn semajne. En diversaj aliaj urboj la situacio estas ŝama.
Ankaŭ havenlaboristoj laboras ofte pli longe ol 8 horojn tage. Maristoj laboras eĉ 84 horojn semajne.
En hoteloj kaj restoracioj la kuiristoj laboras 12 horojn tage kaj eĉ iufoje 90 horojn semajne. Ankaŭ la virinoj laboras tre longe en ĉi tiu fako.
Terurajn laborkondiĉojn havas la terkulturlaboristoj. Eĉ infanoj ne estas ŝirmitaj de la leĝo. Oni laboras 80 eĉ 90 horojn semajne.
La laborkondiĉoj de gelaboristoj en malsanulejoj ktp. multe malpliboniĝis lastatempe. Antaŭ kelkaj jaroj oni laboris 55 horojn, poste 65 horojn kaj nun 70 horojn semajne.
Ankaŭ ĉe la fervojistoj la labordaŭro estas nun pli longa ol antaŭ kelkaj jaroj. Lokomotivistoj nun laboras 54 horojn semajne.
670, Enschede.
AL SENPRIPENSEMULOJ!
Multaj K-doj sendube ne scias, ke la redaktejo de «S-ulo» sidas en Paris. Ili sendas manuskriptojn al Leipzig, de kie oni transsendas ilin al Paris. Tio okazigas prokrastojn en la apero de informoj kaj kelkafoje tute senvalorigas ilin.
Ĉiu do notu bone en la memoron, ke redaktejo kaj administrejo ne estas samsignifaj vortoj, ke ĉio enmetota en la gazeto devas esti ĉu prilaborata, ĉu almenaŭ kontrolata de la Redakcio — en Paris.
E. K.
★
EL ĈEĤOSLOVAKIO
Pensoj pri edziniĝo
La virinoj en Ĉeĥoslovakio plej ofte ne havas propran opinion pri tiu ĉi demando. Unuflanke la burĝa gazetaro ĉiam ree alvokas, ke ĉiuj edziĝu, edziĝu en ĉiuj kazoj kaj montras infanriĉajn familiojn kiel idealon. Aliflanke la kinematografaj bildoj kaj la modernaj romanoj glorigas knabinojn, kiuj estante malriĉulinoj estis trovataj de riĉulo (entreprenisto, bienposedanto ktp.), kiu volas edziĝi je ili.
Pro tiaj kinoprezentaĵoj kaj rakontaĵoj la laboristinoj nun sonĝas, revas, tute forgesante la mizeron, kiu ĉirkaŭas ilin. Kvankam ili konstatas, ke tiaj kinoprezentaĵoj, rakontaĵoj estas malveraĵoj, ili tamen ĝojas pri ties ekzisto, ĉar tiamaniere oni povas almenaŭ iom forgesi la senenhavan vivon, la malriĉecon.
Ĉi-tiu idearo aperas jam dum lernejtempo. Ĝi estas progresigata de patrinoj, onklinoj. Ĝi estas pruvata de preskaŭ ĉiuj libroj, kiujn la plej multaj virinoj konsideras kiel nepre ĝustaj.
Vivante sub tia influo, la laboristinoj ne konfidas sian sorton al la laboristoj (la plej decaj kunvivuloj), sed al la burĝaj junuloj. La lastaj jam ofte fuŝgvidis virinojn. Tamen la laboristinoj ankoraŭ fidas al tiuj burĝaj eksplutantoj, samtempe malŝatante la laboristojn en laborvestaĵo…
Pro la burĝa influo supre menciita la laboristinojn revas preskaŭ nur pri la edziĝo, kiel fariĝi bona dommastrino ktp…
Revante tiel, la virinoj perdas multe da tempo, fortoj. Ili tute forgesas, ke ili devus formigi sian vivon, fariĝi memstaraj, sendependaj en ĉiu rilato.
Kiam la virinoj vekiĝos?!?
SAT-anino 4666.
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
EL HUNGARIO
La vivo de la restintaj Militviktimoj
En Hungario vivas 72 000 militinvalidoj, 65 000 militvidvinoj, 77 000 orfoj, 38 000 tutgeorfoj (sengepatraj infanoj). Dum la pasinta budĝeta jaro estis oferita por la subteno de la mondmilitaj viktimoj 17 500 000 hungaraj pengöoj1). Ĉi sumo estis elspezita el la 1% imposto de ĉiuj impostantoj, laŭ iliaj alispecaj impostoj.
La 100%-aj invalidoj (vivantaj mortintoj) tute kriplaj ricevas po monate 80—240 p. subtenon. Nature la pli malalta sumo estas nur por la ekssoldatoj kaj la pli altaj sumoj por la oficiroj. Sed ni ankaŭ ne forgesu tion, ke en tiu ĉi kategorio nur kelkcent invalidoj estas kaj al ili la registaro povas pagi la superan sumon, kiu tamen ne estas tro alta.
La 75%-aj invalidoj ricevas po monate 64 p. La aliaj pli malaltprocentaj invalidoj ricevas multe pli malaltan subtenon, kaj la 25%-aj ricevas nur «moralan» (komprenu nenian…) subtenon de la «Kara Patrio«, kiu sendis ilin logante tiutempe per ĉiuspecaj promesoj al la hombuĉejoj. Tero, pensio ktp. estis promesitaj al ili sed nun nur kelkaj bonaj «Herooj» ricevas efektivan subtenon, la aliaj povas vendadi sur strato la burĝajn gazetojn, aŭ almozpeti antaŭ la preĝejoj kaj sur la stratanguloj.
Similan sorton havas la vidvinoj kaj la orfoj: iliaj subtenoj ankaŭ nur por la malsatmorto estas sufiĉa.
Por konstati la aĉetpovecon de la ĉi supraj sumoj jen estas la prezoj de kelkaj vivnecesaĵoj:
| kostas | ||
|---|---|---|
| 1 kgr. | da pano | 0,55 pengö |
| 1 „ | „ porkgraso | 1,90 „ |
| 1 „ | „ porkviando | 2,80 „ |
| 1 litro | „ lakto | 0,38 „ |
| 1 kgr. | „ terpomoj | 0,20 „ |
| 1 „ | „ brutviando | 2,50 „ |
Ĉi prezoj respeguligas ĉion, komento ne necesas.
1) Nova mon-unuo en Hungario de post 1. I. 1927; 1 Dolaro valoras 5,68—5,71 pengö (legu pengeo, kiel la norvegia «öre»). La pengö dividiĝas je 100 heleroj. Malnovaj 12 500 kronoj valoras 1,00 pengö.
★
Sub jugo de orkolumaj sinjoroj
Pri soldata vivo en diversaj landoj2)
«Kial mi skribu pri soldatoj? Mi volus forgesi pri ĉi tiuj mortigistoj!»
Tiel respondis unu eksterlanda SAT-ano al mia letero kun demando pri soldata vivo en armeo de sia lando.
Tiu ĉi K-do ne pravas. Ni ne forgesu, ke sub soldataj uniformoj ankaŭ batas proletariaj koroj, ke el vicoj de tiuj ĉi «mortigistoj» ofte venas al barikadoj de revolucio klaskonsciaj batalantoj, kiuj ne plu povas kaj volas toleradi senlimajn suferojn flanke de sinjoroj kun orumigitaj kaj galonkovritaj kolumoj kaj manumoj — flanke de oficiroj.
Ĉi tiu hodiaŭa skizo (vere, tre malplena kaj iomete hazarda) celas evidentigi, kiel suferas niaj klasfratoj, vestintaj uniformon de kapitalistarmea soldato.
2) Kompilita laŭ leteroj, ricevitaj de SAT-militsekcio.
Tremigaj ciferoj
Kiu nun servas en germana armeo, tiu oferas por senlimaj ĉikanoj kaj turmentoj 12 plej bonajn jarojn de sia vivo, ĝuste tiujn jarojn, kiam la juna homo estas plej kapabla por laboro kaj vivdisvolviĝo.
Tial plejmulto de germanaj soldatoj, — skribas K-do X. G., post la unuaj semajnoj de vivo en kazernoj fariĝas malamikoj de la ordo ekzistanta en la armeo. Ĉar germana respubliko forprenis de siaj soldatoj la plej primitivajn politikajn rajtojn kaj ili ne rajtas aniĝi al iu ajn partio aŭ politika unuiĝo, krom la faŝista, kaj siajn plendojn ili rajtas prezenti nur al oficiroj, — t. e. al siaj turmentantoj, — tial ili eĉ ne povas sciigi ekster kazernon ĉiujn siajn dolorojn kaj se germana soldato kuraĝas skribi hejmen pri siaj turmentoj, li povas atendi pli severajn persekutojn, ĉar ĉiuj leteroj kaj libroj estas kontrolataj de l’ oficiraro.
Perdante esperon je pliboniĝo de sia sorto, ofte soldatoj memmortigas sin. Jen sekvas la ciferoj pri memmortigoj en 100 000 homa (eta kompare je aliaj armeoj) germana armeo:
| en Jaro | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 |
|---|---|---|---|---|---|
| memmortigis sin soldatoj | 105 | 106 | 171 | 132 | 129 |
Kelkaj soldatoj atencis sinmortigi ĝis 8 fojoj.
Kaj tiujn ciferojn kompletigas sennombraj akcidentoj en la armeo. Nur en la jaro 1925 okazis 154 akcidentoj. Ekzemple dum manovroj ĉe rivero Vezer en majo 1925 dronis 80 soldatoj, kiujn oni devigis rajdi tra rivero, kvankam neniu el ili scipovis naĝi. La oficiro, devriginta ilin fari tion, estis de juĝistaro deklarita nekulpa.
Kaj la registaro per ĉiuj fortoj «plibonigas» la vivon de soldatoj… pligrandigante la kvanton de regimentaj dipastroj, por ke memmortiguloj kaj akcidentoj mortadu pardonitaj de disinjoraj servantoj.
Unu fakto el la multaj
«Necesas kompreni, ke ne necesas kompreni», — jen estas unu el la plej oftaj spritfrazoj en franca armeo. Ĝi bone montras, ke «por gloro de la Respubliko» francaj sklavoj en soldata uniformo devas esti senkonsciaj bestoj.
Skribante pri tio, franca K-do L. P., sciigas al ni jenan fakton:
«Vintro de 1925—1926 estis por ni, francaj soldatoj, iu terura periodo. Ni frostis en malbone hejtitaj kazernoj, ĉar karbo liverata por hejtado estis treege nesufiĉa, kaj ni ricevadis malbonan, ofte eĉ netolereble abomenan manĝaĵon.
«Tial unu soldato, kiam nian regimenton vizitis generalo-inspektoro, plendis al li pri nia malbona situacio. La generalo ĝentile akceptis la plendon, promesis esplori ĝin, sed… post du tagoj la plendinta soldato estis arestita, juĝita «pro komunisma agitado» kaj kondamnita al puntaĉmento.
Malgraŭ ĉio!..
«Terura estas nun reĝimo en pola armeo, en malbenita ŝtato de Mussolini n-o 2, Pilsudski», — tiel skribas al ni K-do L. el Varsovio.
«Tamen malgraŭ ĉio eĉ en pola armeo kreskas revolucia movado. Nun oni juĝas en Varsovio 30 soldatojn, akuzatajn pri partopreno en komunista partio. Kaj antaŭnelonge en urbo Pinsk loĝantoj povis vidi fakton, ĝis nun ne okazintan en nia lando:
Tra stratoj de Pinsk marŝis manifestacio de laborista junularo. Ĝin renkontis roto de soldatoj.»
«— Dispelu friponaĉojn! pafu ilin! — ekkriis la rotestro.»
Sed lia ordono estis plenumita iom strange: la soldatoj mallevis pafilojn kaj komencis kunkanti «Internacion».
«La tuta roto estis arestita kaj pasigis en malliberejo unu turmentan semajnon, preskaŭ ne manĝante, dormante sur ŝtonplanko kaj ĉiumomente elvokate por severa esplorado. Poste oni dissendis ĉiujn al diversaj regionoj de l’ lando. Kelkiuj el ili mortis kaj multiuj ekmalsanis pro «esplorado».
«Do, eĉ faŝista edukado de S-ro Pilsudski ne kapablas influi la tutan armeon. Malgraŭ ĉio, klaskonsciuloj aperas en ĝiaj vicoj.»
Kompilis Ro—N-o. 2.
(Daŭrigota)
En sekvontaj skizoj estas priskribota soldata vivo en armeoj de Japanio, Rumanio, Belgio, Svedio, Aŭstrio, Anglio, Holando kaj Ĉeĥoslovakio.
★
EL AŬSTRIO
La balotvenko de la socialistoj en Salzburg
La 3. IV. okazis en liglando Salzburg la baloto por elekto de nova landregistaro kaj en la urbo Salzburg ankaŭ por elekto de urbestraro.
Malgraŭ ke la burĝaj partioj preparis la balotojn per ĉiuj metodoj: kalumnioj, falsigoj kaj trompoj, malgraŭ ke la (ŝtate pagataj) pastroj en la vilaĝoj malkaŝe propagandis klerikalismon, malgraŭ ke la ĉefepiskopo de Salzburg, Ignacio Rieder kelkajn tagojn antaŭ la baloto alvokis «je la nomo de la krucoreĝo Kristo» baloti por tiu partio, kiu garantias protekton de la religio, — la socialistoj sukcesis en la landregistaro kon-
— pàgina 5 —
servi 9 lokojn, kaj en la urbestraro eĉ forpreni de la klerikala partio 2 lokojn. Ni do estas nun la plej granda partio kun 15 deputitoj inter ili 2 Esperantistoj-SAT-anoj!
La 24. de aprilo okazos tutaŭstria parlamentbaloto. Tial la burĝaj partioj nun flankenmetis ĉiujn siajn laŭtendencajn programpunktojn kaj unuecfronte alianckuniĝis kontraŭ la socialistoj. Montras ili nun sian veran vizaĝon: malamikoj de l’ Laboristaro. Dum paca tempo ili flatas, logadas laboristojn por ke ili paceme rezignu je klasbatalo, kaj alprenu burĝecan ideologion. Sed nia Laborularo ĝuste respondos la 24. IV. per ruĝa balotilo!
Batalanto.
★
La abomenaĵoj de kemia milito
Oni ordonas al la kuracistoj sin prepari por la venonta milito. «Kemia milito estas scienco rapide disvolviĝanta, kaj estas certe, ke malamiko penos forigi niajn protekto-rimedojn uzante konatajn preparaĵojn pli efike kaj en pli intense super pli vasta areo, kaj per la enkonduko de novaj venenogasoj.»
La kemitaĉmentaj oficiroj devas studi la librojn pri ĝenerala defendo kontraŭ kemiomilitiloj kaj utiligi ĉiun okazon por sciiĝi pri la uzo de defend-aparatoj. Ili devas kutimiĝi al la uzo de enspiriloj por ke ili plenumu sian devon portante ilin sen perdo de kapableco.»
Tiuj diroj troviĝas en la enkonduko al «La Gvid-libro pri la medicina aspekto de kemia milito» («The Manual of the Medical Aspects of Chemical Warfare.») eldonita lastan monaton laŭ la ordono de la Armeo-konsilantaro (Army Council).
Kion la venena gaso povas fari
La libro pritraktas venenajn gasojn ĉiuspecajn kaj pruvas ke oni zorge studis la tutan temon. Gasoj, estas klarigite, estas aŭ persistaj aŭ nepersistaj, kaj, ĉar la vento malfortiĝas je la sunleviĝo aŭ la sunsubiro, ĝuste dum tiuj ĉi periodoj oni devas plej timi la nepersistajn gasojn.
Mustardgaso estas tute speciale menciata ĉar la tero tuŝita de ĝi restas daŭre «infektita», kaj oni profetas ke dum la venonta milito, oni pli utiligos la persistajn preparaĵojn. Pri mustardgaso la libro diras ke «pro la plivasta flugatingo kaj pezporta kapablo de aeroplanoj kaj aerŝipoj, estas probable ke ĉi tiu formo de atako estos pli ofta en la estontaj militoj».
Etaj kvantoj estos fatalaj
Mustardgaso — unu ero en kvin milionoj — kaŭzos mortojn post ellaso dum ses ĝis dekok horoj. Gasmaskoj povas protekti la okulojn kaj pulmojn, sed specialaj protektaj vestaĵoj ankaŭ estas necesaj.
Lewisite (luisito), eltrovita de la Amerika Kemia Militservo ankoraŭ ne estas uzita dum milito, sed ĝi produktas rezultojn similajn al la mustardgaso.
Phosgene (fosgeno) kaj klorino troviĝas inter la pulmo-ekscitiloj speciale menciitaj, kiuj kaŭzas morton en du horoj; kaj estas dirite ke en 81% de la mortoj pro veneniĝo de fosgeno kaj klorino, tiuj mortoj okazas en 24 horoj. Oni devas memori ke la detruo-scienco progresas rapide. Tiurilate oni jam rigardas
[BILDO p.5 | 35,26,59,62] Foto de groteska skulptaĵo kunmetita el metalaj pecoj: figuro kun kranio-kapo kaj kasko, sur kies korpo-cilindro staras la rusa vorto «ГАЗ» kaj kranio kun krucitaj ostoj; ĝi tenas pesilon kaj fusilon, kaj staras sur bombo-forma bazo.
Monumento de estonta milito. La vorto super la kranio estas «gaso».
la 1921-an jaron kiel malmodernan. Malfeliĉe, kemio-milito ne nur estas la plej mortiga metodo de milito sed samtempe la plej facile preparebla. Eta stabo de armeo-kemiistoj povas fari ne nur novajn eltrovojn, ĝi ankaŭ povas funkciigadi la grandskalajn fabrikojn preparantajn la miksaĵojn jam konatajn. Efektive ordinaraj kemio-fabrikoj (tinkturejoj) povas ŝanĝiĝi (en kelkaj okazoj dum malmultaj horoj) en fabrikejojn por produktado de grandaj kvantoj da venenogaso, kaj oni povas fari ĉi tiujn preparaĵojn sen la scio de la partoprenantaj manlaboristoj, ĉar nur je la fina momento ĝi iĝas venena. Jen kial unu el la plej facilaj manieroj limigi fabrikadon de militiloj elglitas el niaj manoj. Ĉiu laboristo scias kiam li partoprenas la konstruon de militŝipo; neniu krom la estroj scias kiam veneno produktiĝas.
Tradukis el «No More War«. Jan. — (Ne plu milito). Floro (3398), Londono.
☆ DISKUTEJO ☆
Raciigo de naskado
Respondoj al la demandoj de la 22-a de januaro 1927.
- Jen la teksto de la nederlanda leĝo «Strafwetboek Art 451-ter»:
«Estos punita per malliberec de maksimume du monatoj aŭ per monpuno de maksimume ducent guldenoj tiu, kiu publike montras ian rimedon por eviti gravediĝon, aŭ tian rimedon aŭ helpon por eviti gravediĝon publike aŭ nepetite proponas; same tiu, kiu nepetite konigas publike aŭ per dissendado de ia diskonigilo, kie ili estas haveblaj.»
Tiu ĉi leĝo datas de 1911, sed praktike ĝi ne malebligas la propagandon de la Ligo Neomalthusiana, fondita en 1881. La formularoj por postulantoj, kiujn la Ligo preparas, ĝis nun defendis la Liganojn kontraŭ ĉiu leĝa atako. Tamen la registaro rifuzis la oficialan aprobon al la Ligo, kiu sen ĝi kreskas kaj floras.
- La kono de la evitigaj rimedoj disvastiĝis en nia lando depost la jaro 1881-a. Tio evidentiĝas per la statistiko. En 1876-a la cifero de la naskiĝoj estis 37 po milo da loĝantoj, en 1925-a 24,3 po milo. La cifero de la mortado estis en 1876-a 26,6 en 1925-a 9,5 po milo da loĝantoj. Tio ne estus ebla sen la aplikado de la rimedoj.
La statistiko tiel klare kaj urĝe montras la rilaton inter la nombro de naskiĝoj kaj mortado dum la unua vivjaro, ke la urbestraroj de la grandaj urboj, — ankaŭ ne volante limigi la naskadon, — devis helpi la malriĉajn patrinojn per donacado de lakto ktp. La infanmortado en Amsterdamo malpliiĝis je 6,7% en 1914 ĝis 3,88% en 1923. Tamen ĉe la kamparanoj la zorgo por suĉinfanoj estas multe malpli granda.
Ne estas eble diri, kiom da personoj uzas rimedojn gravediĝevitigajn, sed mi scias ke en Roterdamo proksimume mil familioj petis neomalthusan helpon en la jaro 1926-a.
El la naskiĝoj en 1920-a en Nederlando 2,30% estis ne laŭleĝaj; en 1925-a nur 1,80%. Verŝajne la kono de la evitigaj rimedoj kaŭzis tiun malpliiĝon.
La naskoevitigado post gravediĝo estas ofte okazo; kompreneble oni ne povas diri, kiom da fojoj ĝi estas uzata. La leĝo ĝin malpermesas kaj la N. M. Ligo energie kontraŭbatalas ĝin kiel danĝeran kaj kontraŭleĝan agon.
- La socialdemokrata kaj la komunista partioj neniam pritraktis la naskan raciigon en siaj kongresoj aŭ programoj; nek iu ajn sindikato oficiale okupis sin pri ĝi, eĉ ne la sindikato de akuŝistinoj.
Tamen la ĉe ili ekzistanta foresto de multaj antaŭjuĝoj kaj de premantaj religiaj tradicioj igas la organizitajn laboristojn pli inklinaj ol la ceteran amason de la popolo al la memvola limigado de la familio. Ili do formas la plimulton de la propagandantoj de naska raciigo.
M. G. Kramers, Apeldoorn.
— pàgina 6 —
SENNACIULA RADIO-PAĜO
Konstruu ĝin!
La deziro de multaj Kamaradoj ofte menciata en iliaj leteroj estas, ke la Radiopaĝo de l’ Sennaciulo enhavu priskribojn de diversaj facile konstrueblaj aparatoj kaj de iliaj eroj. Plenumante la deziron de niaj legantoj ni komencas en la hodiaŭa numero per priskribo de tre simpla ricevilo.
K-do E. E. Pill (el Odessa) konstruinta ĝin havis plej bonajn rezultojn. Kun 30-metra dufadena anteno li aŭdis per tiu ĉi ricevilo ĉiujn sovetiajn, multajn germaniajn kaj kelkajn angliajn kaj franciajn radiodisaŭdigojn.
La ĉi sube priskribita aparato, kies skemo fariĝis klasika, prezentas idealan ricevilon por la radioamantoj. Ĝi estas facile konstruebla de ĉiu, eĉ komencanta, amatoro. Al amatoroj, loĝantaj malproksime de radiostacioj, kies disaŭdigojn ili volus ĝui, ni speciale rekomendas ĉi tiun aparaton, ĉar galena ricevilo ne donos en tiu okazo kontentigan rezultaton.
[BILDO p.6 | 42,12,88,38] Foto de la interno de la ricevilo: nigra vertikala ebonita plato sur ligna bazo, kun variebla kondensatoro, bobenportiloj, lampo, bornoj kaj konektaj dratoj.
Fig. 2. — Interna aspekto de la ricevilo. Por bone ricevi mallongajn ondojn, estas necese, ke la diversaj partoj de la ricevilo estu sufiĉe interspacigitaj. Rimarku, kiel bone estas plenumita tiu kondiĉo en la priskribita aparato.
Kelkaj distingaĵoj de tiu ĉi ricevilo
La lampo estas metita interne de la ricevilo, estante tiamaniere ŝirmata kontraŭ okazaj frapoj. La sufiĉe granda volumo de l’ ricevilo ebligas facilan instaladon de la cetere tre simplaj konektoj. La skemo kun neagordita anteno kaj agordita sekundario ebligas la ricevadon de mallongaj ondoj eĉ kun sufiĉe longa anteno. La ricevilo estas tre impresebla; tial ĝin devas uzi la amatoroj, kiuj per galenaparato ricevas tro malforte, ĉu pro ilia malproksimeco de sendstacioj, ĉu pro manko de loko por instalado de bona anteno. Per ĉi tiu ricevilo la amatoro povos sufiĉe bone aŭdi ĝis la distanco de proksimume 700 kilometroj. Spertaj amatoroj sendube diros, ke la skemo de la prezentata ricevilo ne estas io nova, ke ili preferas iun modernegan muntaĵon kun deksilaba nomo. Kaj tamen ili devas konsenti, ke bonegajn rezultojn donas ĉiam detektora lampo kun reakcio.
Por ke la aparato bone funkciu, estas necese havi plej bonkvalitan materialon, ĉar malkaraĵoj en Radio estas ĉiam tre karaj.
[BILDO p.6 | 12,30,36,78] Elektra skemo de la unulampa ricevilo, kun la surskriboj: Reostato, F K P, −4v, +4v, Anteno, AGO, AMO, Antena Bobeno, Tero, Fiksa Kondensatoro kun rezistaĵo, Krada Bobeno, Variebla Kondensatoro, Reakcia Bobeno, Tel., 0,002 µF, +80v, −80v.
Fig. 1. — Principa skemo de la unulampa ricevilo kun reakcio. F, filamento (aŭ inkandeskanta katodo); K, krado (aŭ help-anodo); P, plato (aŭ anodo). La krada bobeno estas fiksa, dum la antena kaj la reakcia estas pli malpli proksimigeblaj al ĝi.
Necesaj konstrueroj
1 ebonita plato 330×200×5 milimetroj. 1 ligna plato 1 aŭ 1½ centimetron dika, 150×290 milimetroj. 1 variebla vernier-kondensatoro de 1/1000 de mikrofarado, kun kapacito varianta laŭ «kvadrata leĝo». Tia kondensatoro plifaciligas la alĝustigon de l’ ricevilo; tamen ĝi estas anstataŭigebla per simpla rondplata kondensatoro. 1 ronda reostato por unu ŝpar-lampo (lampo de malforta konsumo). 1 lampportilo. 1 fiksa kondensatoro de 0,15/1000 de mikrofarado, ŝuntita per rezistaĵo de 3 megomoj. 1 fiksa kondensatoro de 2/1000 de mikrofarado. 1 movebla portilo por «mielĉelaj» bobenoj. 1 fiksa portilo por tiaj bobenoj. 1 alia movebla portilo por la bobenoj, konsistanta el du artikigeblaj kontaktingoj. 8 bornoj kvarmilimetraj. La sekvantaj indikplatoj: «Anteno», «Tero», «—4 v.», «+4 v.», «—80 v.», «+80 v.» (laŭvole). 3 kupraj ŝraŭboj kun plata kapeto, por fiksi la ebonitan platon al la ligna, kiel montras la fotografaĵo. Kupra fadeno de 1,5 aŭ 2 milimetroj por la konektoj. Aro da mielĉelaj bobenoj (kies nombro da turnoj dependas de la ondlongo, kiun oni deziras ricevi.
Radiulo.
(Daŭrigota.)
[REKLAMO p.6] Bonstila, belilustrita, riĉaspekta kaj diversenhava estas la sola teknika gazeto Internacia Radio-Revuo Organo de la Internacia Radio-Asocio. KONSTANTAJ FAKOJ: Mi konstruas — Paŝo post Paŝo — (originale popularigata teorio de Radio) Radiohumoro — Intern. Radio-Vivo — Tra la Radio-Gazetaro — Esperanto por Radio, Radio per Esperanto — Internacia Radio-Asocio k. a. Premio por ĉiuj abonantoj: Kolortabelo de 99 Skemoj — Konkurso kun multnombraj premioj, (i. a. kompleta radio-ricevilo, lutilaro k. multaj radiaĵoj). ABONPREZO (por 12 n-oj): Unu dolaro aŭ egalval. en nacia mono. Petu de la eldonejo la tabelon de favoraj prezoj, de naciaj agentejoj kaj la kondiĉojn de konkurso. Eldonejo: Etienne Chiron, 40, rue de Seine, Paris VI.
GRAVA ATENTIGO
De nun ĉiuj leteroj por la Radiopaĝo devas esti adresataj rekte al la redakcio de «S-ulo» en Parizo.
— pàgina 7 —
TRA ESPERANTIO
GRAVA ATENTIGO
Kun ĉi-tiu n-o ni rekomencas la semajnan aperigadon de «S-ulo».
Kompreneble la dusemajna aperigado malbonefikis rilate varbadon de novaj abonantoj. Ni esperas, ke de nun ĉiuj fervoruloj denove streĉos la fortojn por plinombrigi la abonantaron.
Ĉiu devas firme konvinkiĝi, ke nia semajna gazeto konsistigas la forton, la motoron de SAT.
Ju pli da abonantoj havos «S-ulo», des pli da influo, da agokapablo havos la laborista esperanto-movado tutmonda.
Varbu, varbadu abonantojn! E. K.
*
FERA GVARDIO DE SAT¹)
- 1927, Nadejdinsk, Uralo.
Kara K-do, per ĉi-skribaĵo mi deklaras al SAT-Administracio la jenon:
«Estante facilanima kaj tial precipe aprobante la fantaziaĵon de K-do Fjodorov pri la Fera Gvardio de SAT, mi, sendante nun 3 rubl. deklaras mian devon ĉiumonate sendi al SAT po unu rublo (½ dolaro) dum la jaroj 1927 ĝis 1929, invitante sekvi mian agon ĉiujn facilanimulojn kaj fantaziulojn-SAT-anojn.» Ĝojvivulo (5509).
*
NEKROLOGO
La 12-an de marto, la senkompata morto neatendite forrabis el la Ĉita-a SAT-anaro ties junan, aktivan kaj fervoran membron:
K-don KALAŜNIKOV A.
Rapida ellerno de esp-o, vigla agado en junpionira kaj komjunulara medioj por esp-o, praktika utiligo de esp-o pere de l’ SAT-aparato, akra batalado kontraŭ malamikoj kaj renegatoj de esp-movado kaj … ĉiama venkado — jen lia fruktodona partopreno en nia movado.
Mallevu la kapojn memore pri ĉi K-do, kies sola celado dum la vivo estis komunismo kaj sennaciismo.
Ĉita-a SAT-grupo (XII-a sektoro)
(Nia grupo decidis, anstataŭ meti florkronon sur la tombon de nia K-do, transdoni ties koston por la Jubilea Ĉeno de SAT. Jam estas kolektitaj pli ol 20 rubloj, sed ni esperas ricevi ankoraŭ pli da ili. La tutaĵon ni sendos pere de Moskvo al nia Administrejo.)
*
NIA POŜTO
N. Porfirjev. — Vian dokumenton ni transsendis al Int. Scienca Asocio Esperantista. E. L.
- — La 13-IV-1927, ni sendis al vi leteron; ĉu ĝi atingis vin? E. L.
Al kelkiuj. — Malgraŭ ripetitaj avertoj, trafis lastatempe la redaktejon kelkaj leteroj ne sufiĉe afrankitaj, kiujn ni malakceptis. Sekve la sendintoj bonvolu ne miri se ili ne ricevas respondon, aŭ se iliaj manuskriptoj ne estas uzataj. Sed ili komprenu, ke la SAT-kaso ne permesas senĉese pagi punafrankojn. Red.
SEU-fako-Samara. Lab. Sporto ne plu aperas! Adm.
- Italio ne estas notita en Jarlibro. Adm.
Al multaj! Nia Jarlibro aperas komence de junio. Adm.
¹) Vidu la n-rojn 121-122, 127-128, 129-130, 131-132.
KRONIKO
Aŭstrio.
Knittelfeld. — La 3-an de marto okazis en la kutima kunvenejo de la grupo (gastejo Schwesterbräu, Bahnstr. 46) ĝia unua nunjara kunvenvespero. La kurso por progresintoj sukcese finiĝis. Post parolado al la lernintoj estis proponite aliĝi al ALLE. La kurso por komencantoj estas finiĝonta baldaŭ. Somere la grupanoj diligente ekskursos. Projektata estas fondo de sekcio de «Naturamikoj». — 7151.
Francio.
Parizo. — La pariza grupo de la Esperantista Federacio Laborista ege reviglliĝis. Ĉiulunde ĝi kunvenas en la ejo de la Laborborso por aŭskulti tre interesajn prelegojn faratajn de grupanoj mem. Lastatempe jenaj temoj estis pritraktitaj: «Popolaj moroj en Hispanio», «Proletaria Kantaro», «La vivo de termitoj», «Supera Laborista Lernejo en Belgio». La grupo aperigas bultenon informantan ĝiajn membrojn pri okazontaj prelegoj. — J. T.
Nederlando.
La 29. V. okazos en Haarlem la Nederlanda esp-a Kongreso. Ĉar ĝin eble vizitos diverslokaj laboristoj-esp-istoj, oni projektas aranĝi samtempe kaj samloke SAT-konferencon por propagandi inter ne-SAT-anaj laboristoj-esp-istoj. Nederlandaj k-doj konigu sian opinion pri tio al K-do G. H. Bosma, Wingerdweg 1, Amsterdam.
Sovetio.
Leningrado. — Vigla propagandlaboro en sindikato de ŝtat- kaj komercoficistoj. La sindikato jam havas inter la membroj 50 esp-istojn, kiuj nun aperigadas murgazeton «Revolucia Espero». Kun ĝojo estas por ĝi akceptataj korespondaĵoj de eksterlandaj samprofesianoj (adresu al K-do P. Tilin, Upraždnenij per. 17, kv. 34, Leningrad). Ankaŭ murgazetoj de diversaj institucioj kaj la taĝĵurnalo de la sindikato «Nia Ĵurnalo» uzas esp-ajn korespondaĵojn kaj enpresas priesp-ajn artikolojn. — 9310.
Batum (Kaŭkazo). — Ĉe la Centra Laborista Klubo, en la murgazeto «Scio estas Forto», regule aperas artikoloj pri esperanto kaj «SAT»-movado.
La «Esperanto-Angulo» estas la plej granda fako en la gazeto.
La redakcio promesis, en la sekvontaj numeroj de la gazeto, doni ankaŭ lokon por esperantlingvaj artikoloj. — 5713.
Pokrovsk-na-Volge. — Ĉe la redakcioj de la lokaj ĵurnaloj (unu ruslingva kaj tri germanlingvaj) estas organizita SAT-grupo konsistanta el 7 redakcianoj. Por instigi la gazetojn al vasta por-SAT-a propagando necesas ke multaj eksterlandaj K-doj sendu korespondaĵojn (artikoloj, ilustraĵoj, fotoj, humordesegnaĵoj ktp.). Ĉio ĉi estos pagita same kiel estas pagataj la lokaj kunlaborantoj. Adresu al: K-do A. Sajapin, Linejnaja ul. n-o 9. Redakcia. Pokrovsk-na-Volge. 2985.
[REKLAMO p.7] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.
[BILDO p.7 | 60,13,87,19] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj skribplumo en kadro.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
La Vero pri Suda Tirolo. Kompilita laŭ fidindaj aktoj kaj aŭtentaj faktoj de Hans Fingeller. Esperantigis laŭ deziro de la aŭtoro sud-Tirolano. Eldonita de la aŭtoro kaj aĉetebla ĉe Ellersiek, Berlin SW 61. Formato: 15×25 cm., 51 pĝ. Prezo: 1 mk. g.
Pledo por ke suda Tirolo apartenu al la germana ŝtato anstataŭ al la itala.
Niĉjo Mensogulo kaj aliaj noveloj, de I. Al. Bratescu-Voineŝti. El rumana tradukis T. Morariu. Biblioteko Tutmonda n-o 10. Eldonejo: Rudolf Mosse, Berlin. Formato: 11×17 cm., 64 pĝ. Aĉetebla nur kun aliaj libroj de l’ Biblioteko.
Belaj parte melankoliaj, parte humoraj rakontoj. La aŭtoro posedas observemon preskaŭ fotografan. La delikata analizo kaj la senpasia realismo de liaj rakontoj estas impresigaj.
La traduko estas tute korekta … sed, kiel tro ofte okazas, ĝia troa precizeco igas la lingvon iom peza. Ereto.
*
La Lingva Angulo
Demando:
Ankoraŭ pri PO. Ĉar en «S-ulo» multaj erare uzas PO, estas dezirinde altiri ties atenton al tiu vorteto kaj al ĝia ĝusta uzado. (164)
Respondo:
Ne nur en «S-ulo», sed ankaŭ en ĉiuj esperantistaj gazetoj kaj libroj oni povas rimarki strangan ŝanceliĝon kaj malakordon pri la uzado de PO. Tre malmultaj estas tiuj, kiuj severe obeas la Zamenhofan uzadon. Tia malakordo kaj ŝanceliĝo estas evidenta pruvo, ke la Zamenhofa uzado ne akordas kun la ĝeneralaj esprimkutimoj de la plejmultaj naciaj lingvoj.
En tia okazo mi povas nur doni al vi praktikan konsilon: Vi evitu kiel eble, la uzon de la vorto PO, kiu ne nur estas en preskaŭ ĉiuj okazoj facile anstataŭigebla per alia esprimmaniero, sed ankaŭ estas plej ofte tute superflua kaj senutila. Ĉiufoje, kiam la vorto ĈIU troviĝas en la frazo, la vorto PO estas senutila foriginda balasto.
EKZ.: Al ĉiu el la infanoj mi donis po 3 pomoj (Z). Tiu ĉi frazo estas anstataŭigebla kaj eĉ anstataŭiginda per: al ĉiu el la infanoj mi donis 3 pomojn. Rimarku, ke PO estas tute superflua kaj plie kontraŭas la logikon, strange ŝanĝante la logikan rektan komplementon en nerektan, t. e. kunprepozician, komplementon. Se mi legos en ĉiu tago po 15 paĝoj, mi finos la tutan libron en 4 tagoj. (Z). Diru: Se mi legos en ĉiu tago (aŭ dum ĉiu tago, aŭ ĉiutage, aŭ tage, aŭ ĉiun tagon) 15 paĝojn, mi finos ktp. PO estas tute senutila. Li veturas po dek kilometroj ĉiuhore. Diru: Li veturas dek kilometrojn ĉiuhore (aŭ dum ĉiu horo, aŭ ĉiun horon, aŭ hore). Mi donos al ili po 4 rubloj. Diru: Mi donos al ĉiu 4 rublojn. Mi konsentas: mi kudrados po dek horoj ĉiutage por 20 spesdekoj. (Z). Diru: Mi
— pàgina 8 —
kudrados dum dek horoj (aŭ mi kudrados dek horojn) ĉiutage por 20 spesdekoj. La gastoj trinkis po glaseto da vino. (Z). Diru: ĉiu gasto trinkis glaseton da vino. Ŝi ricevis du lecionojn po 20 spesdekoj por horo. (Z). Diru: du lecionojn por 20 spesdekoj ĉiuhore (aŭ ĉiun horon, aŭ hore). Ĉiu ŝargis po 3 karabenoj. (Z). Diru: ĉiu ŝargis 3 karabenojn. Vi prenu po 3 piloloj ĉiun tagon. (Z). Diru: vi prenu 3 pilolojn ĉiutage (aŭ tage, aŭ ktp.). En unu horo mi legis po 6 paĝoj. (Z). Diru: en unu horo mi legis 6 paĝojn. Ŝi venadis ĉiudimanĉe kaj ricevadis po kelke da moneroj. (Z). Diru: ricevadis ĉiufoje kelkajn monerojn. Prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo. (Z). Diru: unu ŝafidon por ĉiu domo. Li veturis po 200 kilometroj en ĉiu tago. (Bein). Diru: veturis 200 kilometrojn en ĉiu tago. Donacu al ni po unu bedo da tero kiel propraĵon. (Bein). Diru: donacu al ĉiu el ni unu bedon. Cetere rimarku la mallogikecon de la akuzativo «propraĵon», apoziciita al la nominativo «bedo». Ili iris po kvar en ĉiu vico. (Bein). Diru: iris kvarope. La rapideco de la lumo estas po 300 000 kilometroj en sekundo. Diru: estas 300 000 kilometroj dum sekundo, aŭ ĉiusekunde, aŭ sekunde, aŭ la ĉiusekunda rapideco de la lumo estas 300 000 klm. La drapo kostas po 2 frankoj por metro. Diru: kostas 2 frankojn por metro, aŭ ĉiumetre, aŭ metre. Silko po 6 frankoj por ulno. Diru: Silko de 6 frankoj (aŭ silko ses franka) ĉiuulne, aŭ ulne. Fakulo.
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Bolŝevistskaja Smena, Rostov (Don) 15. 3. 27: «Blankaj mastroj — flavaj sklavoj» (pri traduko ne estas notite!)
Enhavis notojn pri SAT.
Holanda Esperanta Pioniro, Emnes, jan.-febr.: artikolo pri SAT.
Enhavis tradukaĵojn el esperantaj leteroj.
Na straje, Rostov (Don).16. 3. 27: Opinio de germania proleto pri la konflikto inter Anglio kaj Sovetio.
Enhavis priesperantajn artikolojn.
De Tribune, Amsterdam, 15. 3. 27: Listo de socialista esperanta literaturo. — De Natuurvriend, Hago, marto 27: unua parto de priesp-a artikolo. — Onze Strijd, Amsterdam, februaro 27.
★ DIVERSAĴOJ ★
Alvoko al Kamaradoj ĉiulandaj
La 3a kongreso de Sveda Laborista Esperanto-Asocio okazos en la urbo Boras, Svedio la 2-an kaj 3-an de julio 1927. Samtempe okazos granda esperanto-ekspozicio kun poŝtkartoj de ĉiuj landoj, gazetoj, afiŝoj ktp. Propagandfestoj kaj kamaradkunsidoj.
Ni invitas kore, ke K-doj el ĉiuj landoj partoprenu. Se vi aliĝos sufiĉe frue, ni permesas fari kion ni povas por malaltigi viajn vivkostojn dum la restado. Certe ni povas aranĝi, ke vi povas loĝi senpage ĉe svedaj K-doj. Ankaŭ ni invitas laboristajn esperantoorganizojn sendi delegitojn al nia kongreso.
Sendu materialon, aliĝojn kaj eventualajn salutleterojn al nia prezidanto: Einar Adamson, Nordhemsgatan 45, Göteborg.
Kiu scias?
Al ni estus tre interese ekscii per «S-ulo», ĉu vere inĝeniero Luĉo (Aŭstrio) elpensis flugaparaton por unu homo. Ĉu ĝi estas jam ie ajn ricevebla? Kiom ĝi kostas? Ĉu estas sendanĝere flugadi per ĝi?
Ankaŭ nin tre interesegas la sciigo, ke Kornejev (Sov. Unio) eltrovis ilon pezantan nur 2 kgl. per kiu oni povos iradi sur akvo. Ĉu tio ne estas fantaziaĵo?
SAT-ano 7526.
*
Socialistoj Tutmondaj
La Germana Socialdemokrata Partio okazigos sian kongreson la 23-an de majo en la urbo Kiel. Kelkaj lokaj grupoj sendos al tiu ĉi kongreso proponojn favorajn al esperanto. Por subteni tiujn ĉi proponojn, ni alvokas la K-dojn el diversaj landoj, ke ili skribu mallongajn salutleterojn en esperanto. Certe tio influos la delegitojn kaj la proponoj estos akceptataj. La adreso estas: Socialdemokratischer Parteitag, p. A. S-ron Willi Verdieck, Flämischestr. 7/I., Kiel, Germanlando.
Por la socialdemokratoj en SAT.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Francio.
K-do Courault, Chenonceaux (I. et L.) jus eliris el polit. karcero, — dankas al ĉiuj koresp.; li bedaŭre ne povas respondi al ĉiuj.
Adresŝanĝo. E. Aisberg, redaktoro de Int. Radio-Revuo kaj int. sekr. de Internacia Radio-Asocio transloĝiĝis al 33, Boulevard des Batignolles, Paris VIII.
Germanio.
K-do Johann Alzinger, Hauptstr. 16, II, Regensburg-Stadtamhof, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.
Atentu! «Lab. Esp. Grupo-Regensburg» aranĝos dum monato sept. varb-semajnon kun ekspozicio. Ni ĝentile petas la Gek-dojn sendi al ni PI, gaz. ktp. Al ĉiu sendinto ni sendas PI. Adr.: Joh. Alzinger, Hauptstr. 16, II, Regensburg-Stadtamhof.
— Juna K-do dez. koresp. k. ĉ. l. PI. Adr.: K-do Edwin Albert, Weidaer Str. 5, Ronneburg i. Th.
Sovetio.
K-do Cegel, Bazilo, instruisto, Turemnij per, Aleksandria (Kremenĉug. distr.) dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj.
K-do Hadji-Kokeev Kirilo, instruisto, Pedagog. Teknikum, Aleksandria (Kremenĉug. distr.), dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj.
K-do A. Klimov, ĵurnalisto, Leninskastr. 25, Mariinsk (Siberio) dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., PI. gaz. k. literaturaĵoj. Resp. garantiata.
K-do P. A. Kudrjavcev, Vsekobank, N.-Novgorod, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PI. Resp. garantiata.
K-do M. Golovkin, junulo, Modelnij ceĥ, 1688, N.-Novgorod-Sormovo, dez. koresp. pri ĉ. temoj L, PI, k. ĉ. l. Resp. garantiata.
K-do A. M. Lebedev, Varinskij viselok ul. komunar d. 3, N.-Novgorod-Sormovo, dez. koresp. pri div. temoj, L, PI, k. ĉ. l.
— Grupo de junaj pioniroj dez. interŝ. spertojn de laboro kun infangrupoj de ĉ. l. Bonv. sendi ĵurnalojn gaz. Adr.: Sormovo ap. N.-Novgorod, ul. Barikad ŝkola 5, 10 otrjad junnih pionirov.
K-doj G. K. Girin k. St. J. Sostavkin, Zavitaja, Amurska okr., dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj, pref. kooperativajn.
— Zavitaja esp. rondeto de ŝakludantoj, dez. ludi du partiojn per koresp-ado kun eksterl. rondeto de ŝakludantoj. Adr.: Zavitaja, Amurska okr. al K-do Dulebov.
K-do K. Belousov, elektrotekn. stud., (19 j.) Anofiinskaja, 60, Ĉita (Siberio), dez. koresp. k. ĉ. l. L, PI, PK, PM.
K-do Kupĉenko Gerasim, (fervoj-teknikisto, junkom-isto) Kontora Puti, Ĉita (Siberio USSR), dez. koresp. k. ĉ. l. pri vivo de lab-istoj k. junularo. Resp. senprokrasta!
[REKLAMO p.8] Ĉiu germanlingvana sennaciulo nepre legu kaj disvastigu la kontraŭimperialisman broŝuron Keine Kolonien. Prezo po unu ekzempl. —,50 mk. g. 10 ekzempl. 4,— mk. g. * Mendebla ĉe K-do: R. Pförtner, Sebnitz/Sa., Petzoldstr. 11
[REKLAMO p.8] La plej popularaj! La plej malkaraj! Por germanlingvanoj! Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichts-Stunden. Kun elparolo, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6-a ĝis 10-a milo. Prezo 0,25 mk. g. Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj kaj literaturaj klarigoj. — Serĉado en vortaroj superflua! Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (Ĵus aperis). Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 200 paĝoj da teksto kun pli ol 20000 germanaj vortoj kaj 30000 tradukoj. Kvarobla numero ĵus aperis! Prezo 1.— mk. g. Sprechen Sie Esperanto? Enkonduko en la esperantan konversacion. Prezo 0,25 mk. g. Einführung in die Esperanto-Handelskorrespondenz. Esperanta-germana komerca korespondo. (Duobla n-o.) Prezo 1.— mk. g. Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Tagblatt-Bibliothek, Wien I, Wollzeile 22.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 136, 7 de maig de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 136 — APERAS [BILDO p.1 | 45,3,55,14] stelo kun la literoj S.A.T. SEMAJNE — 7. Majo 1927
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner
REVOLUCIO EN ĈINIA VILAĜARO
Depost kiam la provincon Kenanj okupis la revolucia Kantona armeo pasis nur 6 monatoj, tamen la revolucia procedo jam profunde efikas en la vilaĝaro de tiu provinco. La kamparanoj liberiĝas de centjara feŭda subpremado kaj konstruas novan ordon — socion.
La revoluciaj organoj en la vilaĝaro estas kamparanaj unuiĝoj, kiuj nun aperas kiel ĉefa forto kreita de ĉinia vilaĝa malriĉularo (dungitaj kulturlaboristoj, senkampaj vilaĝanoj aŭ farmantaj la teron de bienposedantoj kaj etkamparanoj.)
En la unuiĝojn nun penas penetri riĉuloj sed ili malsukcesas. Mezkamparanoj dume ne ludas en la unuiĝoj difinitan rolon, sed iom post iom ili enviciĝas en la revolucian movadon. La ĉiniaj bienposedantoj-feŭduloj rilatas al la unuiĝoj tre malamike.
En la tuta provinco Kenanj kamparanaj unuiĝoj jam unuigas 2 milionojn da kamparaj familioj, do 10 milionoj da vilaĝa loĝantaro — t. e. duono el la tuta vilaĝa loĝantaro.
La Unuiĝoj estas potencaj organizoj kaj nun praktike reguligas la tutan vivon de ĉinia vilaĝo.
1. Klasbatalo
La kamparanaj Unuiĝoj proklamas senindulgan batalon kontraŭ bienuloj. Inter kamparanaro estas populara moto: «Kiu posedas pli ol 1 hektaron, tiu estas konsiderata kiel bienulo». Sed ekzistas sufiĉe multe da bienuloj posedantaj 150 hektarojn. (Necesas atenti, ke en Ĉinio la tero estas treege fruktodona.) La Unuiĝoj devigas la posedantojn raporti por kiaj bezonoj ili kolektigas impostojn.
Estas gvidata senindulga batalo kontraŭ ega procentado.
Krom batalo ekonomia la kamparanunuiĝoj gvidas ankaŭ politikan. Ekzistas eĉ novaj punnormoj por bienuloj, nome: bienposedantoj kulpaj je krueleco estas punataj depende, de karaktero de krimo per:
a) Monpunoj por kulturaj bezonoj de la Unuiĝoj (ekz. en Sjas-nsjanj apud rivero Len-Ŝuj iu bienulo estis monpunita je 20 000 dolaroj.
b) Puno por komuna grenejo el kiu estas provizataj malriĉuloj.
c) Aranĝo tiel nomata «alta kapo»; t. e. sur kapon de krimulo oni metas altan paperan cilindroĉapelon sur kiu estas desegnitaj la krimoj. Kun ĉi ornamaĵo la kamparanoj kondukas la krimulon tra la vilaĝo.
d) Aresto kaj forsendo en urbajn malliberejojn. Estis okazoj, kiam Unuiĝoj postulis mortigon de krimuloj.
Estas tre interese, ke komence la kamparanoj agas «pasive», t. e. kelkmiloj da vilaĝanoj, organizite, kun orkestro alvenadis al loĝejo de bienulo kaj postulis malpliigon de impostoj, kaj tiel longe, kiom la posedanto ne cedas ili ne foriras kaj la bienulo devas ilin nutri dum la tuta tempo!
Multaj bienuloj forkuras en urbojn; aliaj penas efiki per timigado kaj trompo.
II. Memdefendo de kamparanoj
Kamparanunuiĝoj faras gravan laboron por reformigi la popolan milicion, kiu antaŭe estis je la dispono de la bienuloj. Nun ĝi plejparte estas je la dispono de la Unuiĝoj. Krom tio la Unuiĝ-anoj ĉie sin armas per pikiloj (longaj bastonoj kun feraj pikiloj).
III. Batalo por ekonomia pliboniĝo
Por plibonigi ekonomian situacion la kamparanunuiĝoj efektivigas jenon:
Malpliigo de prezoj je rizo (ĉefa nutraĵo). Estas atingita malpliigo je 50% (kompare kun pasinta jaro) per jenaj rimedoj:
Malpermeso eksporti rizon el malriĉaj regionoj de Kenanj. 3. Malpermeso kaŝi rizon kun spekulaciaj celoj. 4. Superfluaĵojn vendadi nur en interna merkato. 5. Preztaksado. 6. Malpliigo ĝis minimumo je garantiaĵoj pro farmo. 7. Malpermeso al bienuloj depreni de vilaĝanoj la farmatan teron. 8. Kelkaj Unuiĝoj realigas la devizon «egaligo de terposedajoj». 9. Malaltigo je farmopagoj. 10. Oni devigas bienulojn plibonigadi la vojojn.
Se bienulo ne obeas al tiuj postuloj, li estas punata.
IV. Kulturkleriga laboro
Kamparanunuiĝoj devas prizorgi gravegan kulturan taskon.
Ĉe ĉiu Unuiĝo estas kreataj vilaĝanaj lernejoj. Je la 12-2-27 en tuta Kenanj estas 6867 kamparanunuiĝoj kaj estas organizitaj 4000 novaj lernejoj. Por novaj lernejoj estas utiligataj eklezia monimpostoj kaj ankaŭ impostoj je riĉuloj. Interese, ke novajn impostojn je riĉuloj la Unuiĝoj pravigas per tio, ke la analfabeteco de kamparanaro rezultas el longa politika kaj ekonomia subpremado flanke de la bienposedantoj.
Estas okazoj kiam por novaj lernejoj estas uzitaj lokaj temploj.
V. Kontraŭ malnova vivmaniero
- La kamparanunuiĝoj senindulge batalas kontraŭ opiofumado (el kio tre malprofitas Anglio). Opiofumiloj estas brul-
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
igataj publike kaj la kulpuloj estas severe punataj per monpunoj.
Estas malpermesitaj hazardludoj (ostludo «maĝon» speciala ĉinia ludo kaj kartludoj k. a.)
Estas malpermesitaj pornografiaj spektakloj.
Por riĉuloj estas malpermesitaj tradiciaj luksaj festenoj.
Estas malpermesitaj luksaj karaj manĝaĵoj.
Estas gvidata akra lukto kontraŭ stratdiboĉado kaj eĉ riĉuloj konfesis, ke en ĉi direkto oni atingis efektivajn rezultojn.
VI. Rekonstruo de la administraparato
Malnovaj ŝtatoficistoj rilatas al revolucio plej ofte tre malamike, tial plejparte ili estas maldungataj kaj administra aparato rekonstruiĝas.
Kamparanunuiĝoj fariĝas fakte plej forta kaj aŭtoritata potenco en la vilaĝoj. Necesas konkludi, ke ĉinia vilaĝanaro travivas profunde revolucian periodon dum kiu disvolviĝas klasbatalo. Malnovaj tradicioj kaj formoj de vivmaniero estas farbalaataj kaj nova ordo estas kreata sur pli progresema bazo.
La 500-miliona popolo vekiĝis kaj ĝi venkos je batalo kontraŭ subpremantoj.
Laŭ letero de Gu-Sjan Czjan de 12-2-27 el Kenanj. Elrusigis N. Korolev.
Nacia gazetaro en Japanio
Scivolemaj turistoj, nun alveturantaj urbon Tokio aŭ Osaku, vidas palacojn, kiuj apartenas al diversaj japanaj gazetoj, kaj vole-nevole rememoras tiun tempon, kiam japanaj gazetistoj kun tamburoj kunvokadis sur stratoj popolamasojn kaj sciigadis al ili lastatempajn novaĵojn, legante laŭ arbaj kliŝegoj.
La unua gazeto aperis en Tokio en la jaro 1868. Ĝi estis presita nur sur unu folieto. Sed nun, ĉar japanoj estas tre laboremaj kaj energiaj, ilia gazetaro disfloras rapide; ĝi teknike similas al unuarangaj eŭropaj kaj amerikaj gazetoj.
En la jaro 1923 el 8 Tokiaj gazetoj 5 pereis dum la popola malfeliĉo: la tertremo. Dum la teruraj tagoj la gazetoj «Niĉi-Niĉi» kaj «Miaka» estis presataj per mimeografoj periode, post 5 tagoj gazeto «Hoĉi Ŝimbun» estis aperigata 4-paĝe, en 150 000 ekz.; kaj nun la lasta aperas en 3 000 000 ekz. ĉiutage.
La historio de l’ japana gazetaro estas tre mallonga. En la jaro 1868 alveturinta germano Heko eldonis unuan japanan gazeton «Kagai Ŝimbun». En la jaro 1871 en Japanio ekzistis 35 gazetoj. Aperis vesperaj, matenaj, tagaj kaj aliaj eldonaĵoj, preskaŭ ĉiuhoraj. Ekzistis pure politikaj gazetoj, kiuj enhavis nur politikajn artikolojn, kaj kiuj forestis eĉ kroniko, ekzistis ankaŭ specialaj por abelkulturistoj, artistoj ktp.
La lokaj leĝoj pri gazetaro estas severaj. Antaŭ ol aperigi gazeton oni devas sciigi policon pri aŭtoraj nomo kaj adreso, pri enhavo kaj tendenco de lia artikolo; eldonisto devas antaŭpagi grandan garantisumon. Se en gazeto aperos nedezirata al polico informo, la sumo… malaperas.
Per plej malagrablaj klopodoj kaj devoj estas ŝarĝataj kompostistoj kaj presistoj. Por kompostado de la gazetoj oni bezonas pli ol 6 000 diversajn signojn, kaj por libroj — preskaŭ 10 000! En ĉiu presejo oni laboras tutan tagon senripoze. La laboro ne similas al la eŭropa. La ĉambrego, la muroj estas plenkovritaj per kestetoj kun kompostsignoj. Ĉe multaj serioj de tiuj signoj laboras apartaj specialistoj, kiuj staras sur ŝtuparoj apud la muroj, donante al kompostistoj necesajn literojn.
Por artikoloj skribitaj en antikva fiina lingva skribo, laborantaj specialistoj tuj faras el arbo literojn, se ili mankas.
Interesa detalo: kompostistoj ricevas tre bonan salajron, proksimume 10—12 dolarojn ĉiutage, dume la ĵurnalisto ricevas la malplej grandan…
Laŭ «Ruĝa gazeto» — Paŭlo Poniŝevski.
[REKLAMO p.2] JE LA NOMO DE L’ VIVO Filozofi-lirikaj Fragmentoj. Originala verko de nia K-do E. Izgur. Enkonduko de E. Lanty. Antaŭparolo de N. Kruĉinin, Prezidanto de Tutukrainia Asocio de Proletaj Verkistoj kaj Prezidanto de Tutukrainia «Proletkult». 224 paĝoj, 13,5×18 cm, abunde ilustrita. —o— Jen kion diras la kritiko: «Se Izgur venus en la verkistan rondon kun tiu ĉi verko kiel unua produktaĵo de lia talento, ĝi sola sufiĉus por loki lin sur la unuan vicon de plenkonsciaj eminentuloj, sed Izgur jam donis al la homaro multajn aliajn similajn trezorojn kaj lia lasta verko estas plia ŝtupo en lia pilgrimado al la vero kaj lumo. Ĉiu fragmento de «Je la nomo de l’ Vivo» valoras pli multe ol tutaj verkoj de aliaj aŭtoroj, kies plumoj bele rakontas, bele priskribas sed nenion diras. Ĉiu frazo de Izgur estas sentenco, ĉiu lia sceno prezentas la mizeron de la homaro tiel longe baraktanta por liberigi sin de tiel diversspecaj katenoj…» — Saljo. (Kataluna Esperantisto) —o— Havebla ĉe nia Administracio: Colmstrasse 1, Leipzig O 27. Prezo: klasika eldono: bonega papero, bela kovrilo …… 2.— mk. luksa eldono: …… 2.50 mk.
TAGO EL MIA VIVO
En n-o 125—126 de «Sennaciulo» K-do H. Stay proponis ke nia gazeto aperigu serion de tiaj artikoloj, ebligontaj al niaj diverslandaj legantoj pli proksime ekkoni kiel vivas la proletoj en diversaj lokoj.
La propono ŝajnis esti interesa al kelkaj K-doj sendintaj al ni la «tagojn el sia vivo». Ilia komuna trajto: simpleco, preskaŭ naiva, manko de fanfaronemo, de arteco.
El la ĉi suba tago oni ekscios kiel vivas ordinara sovetia ruĝarmeano.
Mi estas ruĝarmeano, havas 24 jarojn, estas senfamilia kaj okupas oficon de l’ objekta librotenisto en mastrum-parto ĉe la stabo de l’ artileria taĉmento 21, — arme-parto staranta en Tomsk, urbo en Okcidenta Siberio sur rivero Tomj, al fluaĵo de la Siberia riverego Obj.
[BILDO p.2 | 64,26,78,38] Portreto de juna viro en ĉapo (la aŭtoro, ruĝarmeano V. Belogorcev).
Antaŭ la milit-servo mi ŝipveturadis laŭ tuta Obj, sur vaporŝipoj, servante en akva transporto. Klimato de nia regiono estas tre malvarma: lastvintre estadis ĝis —48° C kaj nun estas —25, —30°. Nia artileria urbeto staras sur bordo de Tomj ekster la urbo. Mi loĝas en ĝi en aparta ĉambreto, proksime de la kazernoj. Mi ellitiĝos je la 7-a—7.30 h. laviĝas kaj kuras trans la korton al nia komuna manĝejo por trinki teon. Poste mi iras al stabo. Kvankam ni devas labori de la 9-a horo, plej ofte mi komencas la laboron pli frue. Mi faras diskonton de movado de ĉiuj objektoj kaj laboras ĝis la 12-a. Poste mi tagmanĝas kaj ripozas 1 horon. De la 13-a ĝis la 16-a mi ree laboras kaj poste, vespermanĝinte mi iras en vesperan lernejon por plenaĝuloj, kie mi lernas. Lastatempe en Sovetio oni povas vidi celadon de l’ Laborularo al kleriĝo kaj tion tre helpas la vesperaj lernejoj dissemitaj sur la tuta surfaco de Sovetio. Nia lernejo havas pli ol 200 lernantojn kaj krome en alia parto de l’ urbo ĝi havas ankoraŭ filion. En ĝi estas 3 grupoj. La lecionoj daŭras de 18.30 h. ĝis 21.40 h., sed por veni en la lernejon mi devas marŝi 2 kilometrojn dum 25 minutoj. Ofte mi kuradas en la lernejon sur skioj. En la lernejo mi lernas en la 2-a grupo kaj ripetas matematikon (3 horoj semajne), literaturon (3 h.), sociologion (3 h.), kemion (3 h.) kaj natursciencon (1 h. 30). Lerni por mi estas sufiĉe facile, ĉar mi jam lernis en 1914 ĝis 1921 jaroj, nur multon jam forgesis. Multaj lernantoj studante post labortago, finas la lernejon kaj preparas sin al lernado en Supera Lernejo (Universitato aŭ Instituto). Interalie en nia lernejo mi instruas esp-on kaj gvidas la internacian korespondadon. Veninte je la 22-a hejmen mi ofte sidas kaj skribas leterojn, ĉar mi havas pli ol 30 korespondantojn en la tuta mondo, kaj ĉien semadas la veron pri nia soveta lando. Plejmulton da leteroj el eksterlando mi tradukas
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
kaj enpresigas en niaj muraj kaj urbaj gazetoj. En tagoj liberaj de lecionoj (sabato, dimanĉo kaj lundo) mi vespere skribas aŭ instruas en aliaj kursoj aŭ iras en kinematografon aŭ teatron, senpage kiel ruĝarmeano. Mi enlitiĝas ordinare je la 23—24-a, sed iafoje mi sidas ĝis 1—2-a kiam mi deĵoras en la stabo.
V. Belogorcev (7495), Tomsk.
★
Ĉu 8-hora labortago en Holando?¹)
Demonstracia Kongreso en Hago (Holando) de la N. V. V. (Nederlanda Federacio de Meti-unuiĝoj).
Multaj el niaj samideanoj neholandaj ofte opinias ke Holando estas la lando «superfluata de lakto kaj mielo». Konate ja estas ke la holanda registaro akceptis en la danĝerplenaj tagoj dum 1918/19, post la revolucio en Germanujo, la 8-horan laborleĝon. Sed pli malmulte konate estas ke oni faris aldonon al tiu leĝo ebligante, ke la aplikado de la leĝo restu en la mano de l’ Ministro de Laboraferoj kaj ke nur kelkaj grupoj de laboristoj ĝuu la leĝan protekton, kiu oferas la 8-horan labortagon.
Por la grupoj neprotektataj, la N. V. V. organizis la 12/13-an de marto demonstracian kongreson, por ree atentigi la registaron kaj burĝajn rondojn, ke inter la laboristoj ankoraŭ forte kaj grave regas la volo akiri 8-horan labortagon. Ĉi tiu kongreso fortege montris, ke estas necese ke la labortempoj pliboniĝu kaj ke en diversaj metioj la ekspluatado de la laboristoj rilate la labortempon estas turmentiga.
Ĉu estas kredeble, ke en la butikoj en Holando ekzistas labortempoj de pli ol 90 horoj semajne? Ĉu estas kredeble, ke estraro de fakunuiĝo en la ĉefurbo dum unu semajno konstatis ke la leĝo estis neobeita 700 fojojn. Ke ankaŭ en la rondoj de la oficejistoj ekzistas labortempoj, por kiuj reguligo nepre estas tuj necesa kaj ke ekzemple en kelkaj grandaj bankejoj ofte nelimigita estas labortempo de la kontoristoj.
Pli terura estas la situacio inter la transportlaboristoj. Oni konstatis, ke la maristoj (ferdekpersonaro) laboras dum 84 horoj semajne, ke sur la fiŝboatoj sinsekve dum 20 horoj estas laborate, ke motoristoj havis laborsemajnojn de pli ol 100 horoj, ke en la enlanda ŝipmetio regas la sama ekspluatado.
Multe da senutila ĉagreno…!
Sur la ŝipoj uzataj por la fiŝkaptado infanoj de 13 ĝis 18 jaroj estas devigataj labori dum 30 horoj seninterrompe. En Amsterdamo la kelneroj laboradas 70 ĝis 80 kaj ofte 90 horojn, dum la kuiristoj oficas dum 70—90 horoj semajne. Ĉu estas tolereble ke estas bufedgardistinoj, kiuj oficas dum 94 horoj kaj ke la hotelpersonaro havas unu liberan tagon dum 6 semajnoj.
Sed pli terura ol la ĉi supre cititaj labortempoj estas la sklava laboro de la kamparaj laboristoj. La faktoj menciitaj dum la kongreso estas preskaŭ nekredeblaj.
En la kampara metio oni laboras de tagiĝo ĝis vespero; en la brutara branĉo 3500—4000 horoj pojare. Granda parto de la laboristoj laboras 7 tagojn semajne.
La brutaro estas leĝprotektata sed la homoj? Estas homoj, kiuj sin fordungas la 1-an de januaro kaj ne ĝuis unu liberan tagon ĝis la fino de la jaro. Kaj terenkurbitaj je rilate juna aĝo kamparaj laboristoj montras ke ilia laboro estas tro longedaŭra kaj troega.
Hontege! iu elvokis el la kongreso kaj vere hontego estas ke gravedulinoj faras kamparan laboron ĝis ili en akuŝaj suferoj estas hejmveturigataj sur ĉaro. Hontege estas, ke laboristoj jam devas komenci je la 3-a matene kaj laboradas ĝis vesperiĝo. Oni rakontis pri gepatroj ambaŭ devigataj komenci la laboron je la 5-a matene, ke ili kunprenas la infanojn, kiuj ne povas resti solaj en la domo. Pri infanoj, kiuj antaŭ kaj post la lernejo faras laborsemajnojn de 30—50 horoj. Ĉu estas strange se tiaj infanoj dormas dum la lernado kaj restas stultuloj dum ilia tuta vivo.
Kaj nek la registaro nek la parlamento opiniis necesa, ke por tiu grupo ankaŭ la laborleĝo validu. Kaj el la kongreso ekvenas krio de ĉagreno pri tiu nezorgemo kaj forte sonas la vorto de la prezidanto de la N. V. V.:
«Ĉi tiu kongreso nun ankoraŭ estas demonstracio; la laboristoj holandaj zorgu ke la sekvonta kongreso estu kongreso de minacado.»
¹) En antaŭa numero de «Sennaciulo» oni legis samtitolan artikolon. La nun legota ĝin kompletigas per multaj, bedaŭrinde veraj, faktobildoj.
EL MONGOLIO
- Inter la ĉefurboj de Mongolio (Ulan-Bator) kaj de Burjatio (Verĥneudinsk — ĉe lago Bajkal) en nuna jaro funkcias regule du poŝtaeroplanoj. En pasinta jaro funkciis nur unu aeroplano. Dezerto Gobi en nuna vintro havis neordinare grandajn frostojn kaj neĝon, kiuj tre malhelpis funkciadon de aŭtomobiloj kaj de kamelkaravanoj inter Ulan-Bator kaj urbo Kalgan (ĉe Pekin) kies distanco estas 1000 kilometroj.
[BILDO p.3 | 48,46,88,68] Poŝtkarto kun foto de strato kun ĉinaj vendejoj kaj pagodsimila turo; supre surskribo ruslingva «Видъ города Маймачена», manskribe «Salut’ el Mongolio» kaj «Vivu SAT!», kaj poŝtmarko.
Strato de urbo MAJMAĈEN — tipa malnova urbo de Mongolio kun ĉinaj vendejoj. Urbanaro de Mongolio egalas nun 22% de la tuta loĝantaro de Respubliko. La urboj moderniĝas kaj pli kaj pli akceptas internacian aspekton.
- Sovetiaj regnaj komercorganizoj nature estas nek profitegemaj nek trompemaj kiel la privataj. Mongoloj tion komprenis kaj tial preferas komerci kun ili, ne kun privataj komercistoj—angloamerikaj kaj ĉinaj.
Tial la kompara stato de l’ komerco inter Mongolio kaj Sovetio nun jam atingis la ĝismilitan (en la jaro 1914 el Rusio oni eksportis por 8 427 000 rubloj). En lastaj monatoj de pasinta jaro finis sian ekziston 60 ĉinaj firmoj kaj 2 plej grandaj anglaj firmoj, kiuj komercis en Mongolio. Pli kaj pli disvolviĝas tra la lando kreita de mongolia registaro en la jaro 1923 regna kooperacio. Ĝi sukcese konkuras kun privatuloj kaj kiel vi vidas pli kaj pli anstataŭas ilin.
- En la jaro 1921 estis organizita speciala scienca komitato por esplori Mongolion. La Komitato havas propran muzeon kun zoologia, etnografia kaj mineralogia fakoj; (aparte rimarkindaj estas en ili la specimenoj de mongoliaj topazoj¹) kaj minkarboj, kaj pentraĵoj de mongolaj pentristoj).
Mongola registaro donis por la muzeo palacon de mortinta en la jaro 1922 lasta mongolia monarĥo Bogdo Gegen. Post ĉiuj necesaj preparoj en nuna februaro ĉi palaco estas inaŭgurita kiel Nacia Mongolia Muzeo.
Nun mongoloj vizitas ĝin ne por admiri sian surteran dion (mongolan papon²), sed por miri siajn pasintajn superstiĉojn kaj multnombre ekspozitajn naturajn riĉaĵojn de sia lando.
- La 23-an de marto en Ulan-Bator profunioj kaj lokaj sovetianoj organizis 3 kunvenojn, kies rezolucioj salutis ĉinian liberigan movadon kaj ĉinian popolarmeon pro okupo de Ŝanĥaj. Konformaj
¹) En marto apud Ulan-Bator M. K. estas trovita malofta ekzemplero de orkolora topazo, kiu pezas ĉirkaŭ 3700 gr.
²) Ĉu vivas ankoraŭ surtera dio de eŭropanoj en Romo?
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
saluttelegramoj estis senditaj al ĉinia revolucia partio Gomindan kaj al laboristoj de Ŝanĥaj. — Novo venke militiras tra nuna Mongolio kaj Malnovo pli kaj pli serĉas kaj trovas rifuzon en Muzeoj.
Maksim Krjukov.
★
EL ANGLIO
Kelkaj detaloj pri la nunaj kondiĉoj en la minejoj de Lancashire
Iom post iom la glitrubandeg-sistemo adoptiĝas en ĉiuj minejoj. Ĉi rubandegoj situas ĉe la karbmuro kaj funkcias preskaŭ senĉese, portante la karbon for de la hakfosisto ĝis la vagonoj en kiujn ĝi ŝutadas la karbon.
Ĉi mekanikigo de la minejo signifas mekanikigon de la ministo mem, ĉar kiel maŝino li devas labori seninterrompe surŝovelante la karbon sur la rubandegon, dum la ŝvito faladas de la vizaĝo kaj fluas malsupren de la korpo kvazaŭ ĝi estus pluvo.
Same kiel diris SAT-ano 2295 pri la laŭkvanta salajro de la Vestfaliaj ministoj, ankaŭ en Anglio oni ĝenerale pagadas laŭ kvanto, sed se la karbministo ne povas elfosi sufiĉe da karbo por gajni sufiĉan salajron, li ricevas la minimuman salajron. Tamen, dum la ek-enkonduko de glit-rubandego oni devigas la ministojn laborantajn per tiu rubandego surŝoveli sur ĝin tiom da karbo, laŭeble sen la interkontrakto pri laŭkvanta prezo. Dum tiu tempo oni kutime pagadas la tiel nomatan «nenormalan» salajron, kiu estas iomete pli alta ol la minimumo. Pro tio, kiam la ministoj postulas laŭkvantan prezon po tuno, tiam la estro, antaŭe konstatinte la eblan kvanton produktotan, fiksas tre malaltan prezon, kiu devigas la ministojn laboregi sklavaĉe por gajni almenaŭ iomete pli multe ol la «nenormalan». Mi apartenas al la dua kategorio citita de K-do 2295, tio estas tiu, kiu ŝovele plenigas la vagonetojn kaj ilin puŝadas ĝis ĉefa transportvojo. Mi kaj mia kunulo laboradas supre de deklivo, progresante ĉiam supren. Tial la puŝado de malplenaj vagonetoj, aŭ la tirado supren per manfunkciigata turnotirilo estas treege peniga laboro. La temperaturo estas varmega, kaj, kvankam ni laboradas de la sepa matene ĝis la tria posttagmeze, tamen ni restas subtere preskaŭ dek horojn t. e. de la sesa ĝis la dudek minutoj antaŭ la kvara posttagmeze pro la distanco inter la karbomuro kaj la ŝakto.
Tamen, mi ne perdas la esperon, ke baldaŭ la Laboristaro forgesos la ĉevalvetkurojn kaj aliajn kontentigilojn, kaj serioze penos, forskui la sklavĉenojn, kiuj nin katenas; eble oni konstatos la potencon akireblan per unueco kaj edukado kaj leviĝos kontraŭ la plej abomenindaj parazitoj, kiuj rampadas sur la tero — la kapitalistoj.
W. Henthorna (7382)
Ne vere!
En n-o 131—132 de «Sennaciulo» SAT-ano n-o 55 demandis en artikolo „Ĉu vere?» ĉu en Sovetio ĉiu devas senĉapeliĝi, kiam iu muzikistaro ludas Internacionalon. La ĉi suba artikoleto respondas ĉi demandon.
Kiajn stultaĵojn disvastigas la burĝa gazetaro pri Sovetio! Estus interese scii kiu gazetaĉo tion ĉi skribis.
Neniu leĝo malpermesas ja en Sovetio aŭskulti la Internacionalon kun ĉapelo surkape. Neniun oni «mortigas aŭ bruligas» pro tio. Tamen ĉiuj civitanoj senĉapeliĝas propravole, sen iu ajn devigo, tuj kiam eksonas la unuaj notoj de ilia ŝatata himno. Kial do ili tion faras? Ĉu pro timo? Ne! Sed la sento de tutmonda laborista solidareco, la rememoro pri la grandaj, gloraj tempoj de klasbatalo, kiam akompanate de l’ sonoj de Internacionalo la proletoj mortadis aŭ venkadis, — jen kio movigas nian manon, kiam ni ekaŭdas la belan melodion. Ne estas do ordono, ne estas leĝo, estas nur elementa, preskaŭ aŭtomata impulso provokanta tiun ĉi geston. K-do 55! Kion «sklavecan» kaj hontindan vi trovas en tiu ĉi libera movo?…
Senpartia ruĝarmeano S. Voroncov. SAT-ano 9741.
CENT PANOJ
De Sven Oljelund
Iam okazis, ke riĉa bienulo transdonis maldensejon en sia arbaro al malriĉa viro, kiu senhava alvenis la regionon. La malriĉulo ekkulturis la teron, elrompis ŝtonojn, arbostumpojn kaj radikojn, portis ilin for el la kampo, plugis, erpis kaj poste semis sekalon.
La ĉielo, kiu kun kontenteco rigardis la laboron de la diligenta viro, estis favora kaj lasis mildan pluvon akvumi la teron, kaj la suno ŝutis sian vivdonantan varmon sur la humon por rekompenci la malriĉan viron por lia diligenteco. Kaj, jen vidu, tre granda miraklo okazis! La grajnoj ĝermis kaj krevis, longaj, fleksêblaj trunketoj majeste supren leviĝis. Kaj la spikoj pleniĝis pezaj, flaviĝis kaj brilis en la suno kiel oro.
Tiam la malriĉa viro ekĝojis: la faritaĵo de liaj manoj, kiun benis la ĉielo, donos al li panon.
Kiam estis maturiĝinta la sekalo, li ĝin falĉis, draŝis kaj tiris al la muelilo. Fariĝis nur unu kaj duono da hektolitroj, sed verŝajne ĝi sufiĉos por la vintro. Fiere li tiris sian ĉareton: mem li ekkulturis kaj plugis, semis per ama mano kaj erpis, vidis kreskadi la grenon kaj ĝin falĉis — baldaŭ li estis manĝonta sian propran panon.
Kiam la muelilo muelis kaj la muelisto prenis sian tributon, restis al la viro nur unu sako da faruno kaj saketo da brano. Kun ĝi li iris hejmen. Kaj afabla sinjorino de najbaraĵo bakis el lia faruno cent bonodorajn panojn.
Kaj la viro estis fiera kaj kontenta.
Sed antaŭ ol li estis manĝinta la unuan panon el la jara rikolto, sin prezentis la bienulo.
— Mia amiko, li diris, kiam vi senhava alvenis la regionon, mi kompatis vin kaj transdonis al vi mian teron. Mi ne volas nepre postuli farmopagon sed donas al vi okazon montri vian dankemon. Donu al mi dek el viaj bonodoraj panoj!
Kun malgaja sento pagis la malriĉulo sian ŝuldon de dankemeco donante al la bienulo dek panojn.
Kiam estis irinta la bienulo, la pastro transpaŝis la sojlon, salutis pacon de dio kaj diris: — La sinjoro, kiu estas la donanto de ĉiuj bonoj, pli ol abunde rekompencis vian diligenton. Mi preĝadas por vi ĉiuj la dion pri riĉa rikoltaĵo; donu tial al mi dek el viaj belaj panoj, kaj vi spertos la feliĉegon de la donado, ĉar kiu donas, tiu ricevos.
La malriĉa viro, kiu en sendanka forgeso ne pripensis, ke la pastro en la ŝvito de sia frunto dum la tuta somero alvokis dion pri pluvo kaj sunlumo sur lian kampeton en la arbaro, rapidis kun peza koro por ripari la malzorgaĵon. Kaj la pastro forpaŝis kun siaj dek panoj.
Apenaŭ la pastro estis ekster la pordo, ĝi ekknaris malfermate de la preĝeja pedelo, kiu sin klinante eniris.
— Bonan tagon, li salutis, bruante kiel krevita orgenvoĉo, bonan tagon. Mi iradas por kolekti la kutiman tributon: dek sekalajn panojn kaj dudek funtojn da fojno. La fojnon vi povas veturigi al la korto mia — sed la panojn mi mem prenas, la belajn panojn.
La malriĉa viro malsereniĝis pro kolero, sed ĉar li ne kuraĝis spiti la superulojn li transdonis la panon kun moke troigita ĝentileco.
— Dankon kaj adiaŭ, diris la preĝejpedelo, bonvenanta al la preĝejo!
Malbenante komencis la malriĉulo kalkuli la panojn. Restis sepdek, sed la vintro havas pli ol sepdek longajn tagojn… Kion li nun havas por sia laboro! Kaj kiom da tributoprenantoj restas ankoraŭ, kiuj havas laŭleĝan rajton postuli imposton? Apenaŭ li pensis ĝis fino tiun ĉi penson, enpaŝis la vokto (ia kontrolanto) aroganta kaj ordonema.
— Mia bona viro, li diris, vi devas pagi vian imposton al la polica institucio, kiu prigardas vin, defendas vin je vivo kaj korpo, konservas la ordon, forigas de la vojoj kanajlaron kaj popolaĉon kaj ŝirmas vian domon kontraŭ ŝtelistoj. Donu al mi dek el viaj freŝaj, alloge bongustaj panoj, kaj dum la venonta jaro ni patre vin ŝirmos kaj ĉiam atentos, ke justeco estu al vi.
La malriĉa viro ne kuraĝis kontraŭi al la reprezentanto de l’ justeco, sed transdonis dek panojn, dum li en sia sento estis scivola, ĉu la vokto lin bonvenigos al la malliberejo, kiel la preĝejpedelo lin invitis al la preĝejo.
Tamen li foriris kun sia akiraĵo, ne dirante eĉ unu vorton kiel dankon.
(Daŭrigota.)
— pàgina 5 —
SENNACIULO 5SENNACIULA SPORTA PAĜO
Kien vokas la sportula devo?
Laborista Sportasocio de Finnlando okazigos ĉi jare la 16—19-an de junio en Helsinki sian Unuan Asocifeston. Laŭ la programo, kiu jus aperis en esperanto, rajtas partopreni:
1. membroj de la sekcioj de Socialista Laborista Sportinternacio LSI kaj anoj de Ruĝa Sportinternacio RSI laŭ la decidoj de la Pariza kongreso;
2. laboristaj sportuloj per rekomendo de iu centra laborista organizo de koncerna lando el landoj, kiuj ankoraŭ ne havas laboristan sportasocion apartenantan nek al unu nek al alia sportinternacio ktp.
Finnlanda TUL jam ĉiam bone subtenis niajn klopodojn al enkonduko de internacia lingvo, do ni profitu la okazon por danki al ĝi per multnombra partopreno.
La esperantlingva programo de la festo senpage estas sendata al ĉiuj interesuloj; oni mendu ĝin ĉe administrejo de SAT.
Same ni ankaŭ denove atentigas pri la «II. Ĉeĥoslovaka Olimpio en Praha» pri kiu jam aperis, kelkaj atentigoj en Sennaciulo.
Estus utile, ke partoprenontoj jam nun sendu al mi informon pri sia intenco.
Sendu materialon por nia Sennaciulo Sporta Paĝo al K-do Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11a.
*
Kontraŭ korpokulturaj kripligoj
Feliĉe la tempo, kiam korpokulturo estis kontraŭstarigata al higieno forpasas; teoriaj adeptoj de tiu absurda kontraŭstarigo restas ĉiam pli kaj pli malmultaj.
Tamen, klara kompreno de tio, ke ĉefa tasko de korpokulturo estas sanfortigo, pligrandigo de l’ laborkapableco kaj defendkapableco, ĝis nun ne ekzistas. Ne tre malofte korpokulturo, t. e. korposanigo limiĝas per nura sporto, kaj en sporto oni vidas nur celon, nepre fari rekordon, ktp.
Lastatempe tiu malutila tendenco estas observata en bokso. Certe oni ne devas nei la signifon de bokso, kiel metodo de «atako kaj defendo». Sed oni devas protestegi kontraŭ propagando de besta lukto en vastaj masoj, kontraŭ rompiĝo de nazoj, mortigaj batoj ktp. Febra pasio de ĉeestantaro al tiu sporto havas sendube patologian karakteron (ne senkaŭze, laŭ interesa Leningrada enketo, ĉiuj krimaj elementoj — ŝtelistoj rabistoj k. s., eldiris por plej vasta propagando de boksaj metodoj).
Tiuj malbonaĵoj estas ankaŭ observataj en bestaj metodoj de tia disvastigata sporto kiel piedpilkludo. Al ĉiuj korpokulturistoj de Moskvo estas bone konata okazo, kiam al juna komunisto dum piedpilkludo, oni disspecigis renon (por elfrontigi lin kiel kontraŭulon). Rezulto: medicina operacio kaj la talenta junulo fariĝis invalido. Ŝajnas, ke skiosporto estas tre utila por ĉiuj aĝoj, sed jen okazis: en urbo Samara estis organizita skiotrakuro. Hazarde oni ne volis atendi pli bonan veteron. Rezulte unu el la partoprenintoj mortfrostiĝis, la dua mortis pro krevo de bronkoj, kaŭzita per superlaciĝo. Tiele estas venĝata malŝato al «higieno» eĉ en la plej senkulpaj sportoj. Kiamaniere eviti tion?
Unue, oni devas elradikigi ĉian absurdan kontraŭstarigon al higieno, malĝustigon de korpokulturo. Due, plifortigi medicinan kontrolon, precipe en konkuroj. Trie, plifortigi la observon de sportjuĝistoj. Korpokulturo nur devas alporti utilon kaj en neniu okazo konduki al kripligoj, mortoj kaj disvolvado de bestaj instinktoj, abomenaj al nia socialista konstruo.
Artikolo de K-do Semaŝko, komisaro de popola saneco en «Isvestija».
★
Historio kaj evoluo de la sportmovado laborista en Germanio
(Daŭrigo¹)
La duan rangon laŭ aĝo kaj membraro okupas.
«Laborista Biciklula Asocio Solidareco»
La fondiĝo okazis en 1896 en Offenbach a. M. kun 467 membroj. La asocihistorio radikas en la 90-aj jaroj, kiam en la konstrumaniero de biciklo; plenumiĝis granda renverso kaj la altciklo anstataŭiĝis per malaltciklo. Jam en 1893 kunvenis la 1-an de okt. en Leipzig ciklistoj por fondi asocion. Singardeme oni elektis por la gvidantaro la nomon «Agitkomitato de l’ laboristaj cikluloj», sed oni ne kalkulis kun la saksa unuiĝleĝo, kiu ne permesis politikan organizon de lab. cikluloj, kaj la likvido de la asocio jam estis ordonita antaŭ ĝia ekfunkcio. Kuraĝe oni denove kunvenis en 1894 la 13-an kaj 14-an de majo en Berlin kaj laŭ la spertoj de Leipzig nun fondis asocion kun fidinda sistemo. Sed el ĉi organizformo ne rezultis io grava kaj nur la kongreso en 1896 kreis la asocion «Solidareco» en ĝia hodiaŭa bazo. Tiu ĉi praktikas ĉiujn manierojn de la ciklado, sed vetveturadon ĝi permesas nur ĝis 50 km. La nombro de la asocianoj estis en: 1895 — 467; 1900 — 6 500; 1910 — 125 000, tiam ĝi falis al 75 185 en 1914 kaj post la milito ĝi nur havis 22 461, sed nun en 1926 ĝi kalkulas 200 000 membrojn en 5 000 lokoj. La asocio posedas tri loĝodomojn kvaretaĝajn, unu grandan produktejon de pli ol 2000 m² en kiu oni povas fabriki 30 000 biciklojn jare. Gravaj momentoj estas: 1898 fondiĝo de akcidentkaso. 1904 enkonduko de firma organizado, kiu permesas en ĉiu loko nur unu unuiĝon, kaj en grandurboj la fondiĝon de taĉmentoj. 1906 kreo de mortint-subvencio. 1910 aĉeto de la ekzistanta produktejo «Frisch Auf», kiu estas la bazo de la hodiaŭa fabriko. 1924 oficigo de asocia sportgvidanto kaj kreo de unuecaj direktivoj kaj reguloj por la konkuroj.
«Laborista Asocio de la Naturamikoj»
fondiĝis en 1895 en Vieno kun la celo konduki Laboristaron for el la grandurboj al libera naturo por tiel akceli korpan, mensan kaj moralan fortiĝon de l’ Proletaro. Ĉi celon oni atingas per aranĝado de migradoj, konstruigo de libertempaj domoj kaj ŝirmdomoj, aranĝo de vojaĝoj kaj okazigo de natursciencaj ekspozicioj kaj kursoj. La asocio nombris ĉe la fondiĝo 160 membrojn kaj atingis sian altpunkton en 1920 kun 200 000 kaj hodiaŭ ĝi havas ankoraŭ 150 000 el kiuj 70 000 estas en Germanio. En Germanio ĝi posedas 153 libertempajn domojn kaj rifuĝejojn kaj bone akiris la simpation de la publiko.
«Laborista Atletula Asocio»
fondiĝis en 1906 en Berlin pro la manko de propra asocio kaj ĉar en la burĝa movado ĉiam pli kaj pli kreskis la sporta personkulto kaj senmoraleco de la premiosistemo. Ĝi praktikas pesillevadon, lukton, boksadon, ĝiu-ĝitzuon, artistikon kaj malpezatletikon. Membrojn ĝi havis en: 1914 — 7 000; 1923 — 5 000 kaj 1924 55 000 sed nun malgrandiĝis al 43 000, kiel sekvo de la ekonomia mizero. La sidejo de la asocio kaj la asocia domo kun vendejo por sportaĵoj troviĝas en Magdeburg. Proprajn sportejojn eble posedas 100 unuiĝoj. Asocilernejo estas konstruata en Frankfurt a. M. En 1912 oni oficistigis prezidanton kaj en 1925 sportteknikulon. Krom tio ankoraŭ kelkaj viroj kaj virinoj laboras por la bono de la movado.
(Daŭrigota.)
Noto de la Redakcio.
Ĉu «biciklisto», «patisto» aŭ «biciklulo» «patulo». Ni lasis ĉi lastajn vortojn en la manuskripto de l’ aŭtoro. Tamen ni kredas ke estus preferinde diri «biciklisto». La sufikso «-ist» ne signifas ja nepre la ĉefprofesion, ankaŭ la flankajn okupojn ĝi povas esprimi. Ĉu multaj esp-istoj sin okupas profesie pri esp-o? Aliflanke la biciklo ja ne estas eco de persono (kiel boneco estas la eco de l’ bonulo*). Krome «biciklisto» estas pli internacia ol «biciklulo». Kion vi pensas pri tio, Kamaradoj?..*
¹) El la n-o 129—130 de «S-ulo».
— pàgina 6 —
6 SENNACIULOTRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
ANKORAŬ FRUKTOPROMESA KAMPO POR APLIKADO DE NIAJ FORTOJ
Ĉi-suba artikolo estas prenita el la centra organo de Sovetlandaj sendiuloj «Bezbojnik» (Sendiulo). La gazeto ĝenerale favoras esperanton kaj SAT-on, almenaŭ, preskaŭ ĉiujn ateismo-materialojn el «Sennaciulo» ĝi represigas sur siaj paĝoj. La prezentata al atento de la SAT-anaro tradukaĵo el «Sendiulo» estas ekzemplo de la venka esperanto-marŝado post la limojn de nura gazetlaboro, profunden en la vivagadon de ateistaj organizaĵoj mem de USSR.
Sovet- kaj alilandaj Gekamaradoj devas turni sian atenton je liberpensulaj rondoj, soifantaj nian helpon. En tiuj-ĉi rondoj ni havos certan sukceson.
N. Fedotov (3736), Ŝaĥty.
La ĉeloj de SAT en la ruĝa armeo
(N-a ĥemia bataliono)
Antaŭ 1½ jaro nia ĉelo de S. A. (Sendiul-Asocio) disvolvinte larĝe la laboron interne de la bataliono, estiĝis pere de siaj ruĝarmeanoj (malmobilizitoj) ligon kun kamparo kaj ekfunkciigis tie kontraŭreligian propagandon per interkorespondado kun kamparanoj. Tiutempe ni kredis, ke ĝi estas treege vasta skalo de la laboro.
Sed jen antaŭ 9 monatoj en nia «anguleto de sendiuloj» ĉe la klubo aperis flugfolio kaj letero en malkomprenebla lingvo, kaj apud ili — traduko. Ĝi estis flugfolio de Hamburgaj (germaniaj) sendiuloj, entenanta la lozungon «Foriru el la preĝejo!», kaj letero de Hamburga junulorganizo liberpensula en la internacia lingvo Esperanto.
Tiele ni elpaŝis sur la internacian kampon de la laboro.
Nia interkorespondado fortikiĝis, kaj ni havas jam kvin leterojn de eksterlandaj sendiuloj. Kiam ni estis skribantaj al ili leterojn, la korespondado ŝajnis esti senfina: necesis antaŭmeti al la K-doj multe da demandoj. Decis ja ankaŭ, ke ni mem respondu iliajn demandojn. Ni tralegadis ĉi leterojn en niaj kunvenoj kaj kolektadis la demandojn; en la anguleto pendis ankaŭ folio por la demandoj al la eksterlandaj sendiuloj.
Pri kio sole oni ne demandis ilin: kiam ili organiziĝis kaj de kie aperis la sendiularo en Germanio, kiaj estas taskoj iliaj nuntempe? Kio malhelpas ilian laboron? Kia estis ilia partopreno aŭ rilato al la Hamburga striko aŭtuna de la poŝtistoj? Kiamaniere ili festis la Oktobran revolucion? ktp. ktp.
Ĉiu letero ilia enportis grandan plivigligon en nian laboron. Precipe ekscitantaj nin demandoj estis tiuj, ligitaj kun USSR. Tiele, kiam ili, klarigante ligon de la ŝtato kun la eklezio en Germanio, misdiris, ke laŭ iliaj scioj ĉiu sendiulo en USSR estas devigata ĝustatempe deklari siajn konvinkiĝojn ĉe regnorganoj, ĉe ni ĉiuj ekscitiĝis: «Skribu al ili, kian ordaron ni havas verfakte!» — Kaj ni sendis grandan leteron, dediĉitan al la demando pri la rilatoj, inter la eklezio kaj ŝtato en USSR.
Longe oni ridadis ĉe ni, kiam la eksterlandaj sendiuloj komunikis al ni, ke la germanaj popoj de ĉiuj felkoloroj je siaj elpaŝoj kontraŭ USSR ricevadas la respondon de l’ sendiuloj: «Ne ekzistas potenco, kiu ne devenus de dio, — diras vi… Do, laŭ vi sekvas, ke la sovetoj ankaŭ — de dio?»
La germaniaj popoj ne trovis eĉ kontraŭrespondon.
La Hamburga ĉelo interesiĝis pri formoj de nia laboro kontraŭreligia, pri demandoj de disvolviĝo de alkoholismo en nia lando, pri dancoj, nova vivmoraro, senreligia infanedukado ktp.
Ĉio-ĉi donis al ni vastajn eblojn ne nur efektivigi la propagandon de l’ militanta ateismo inter la vicoj de la liberpensula junularo de Hamburgo, sed ankaŭ malaperigi falsajn konceptojn pri USSR.
Ni estas interŝanĝintaj tutajn pakaĵojn da leteroj, karakterizintaj formojn kaj metodojn de la laboro ilia kaj nia. De ili ni ricevadas ne nur iliajn gazetojn kaj ĵurnalojn, sed eĉ flugfoliojn kaj specimenojn de anoncoj kaj eltranĉaĵojn el ĵurnaloj. Ankaŭ ni sendis multon al ili. Responde ni ricevis sinceran dankon.
Nia kunlutiĝo kun la liberpensuloj de Germanio fortikiĝas. Eksterlande oni aŭskultas nian vorton, kaj ne vane ilia ĉelo ĉiam pli kaj pli kunproksimiĝas al la komjunularo, kio antaŭe forestis en ilia laboro. Nia tasko estas plivastigi ĉi-tiun kunligon, kaj al aliaj A.S.-ĉeloj decas nin imiti, per tio mem ne nur plivigligonte la laboron, sed ankaŭ pliprofundigonte ĝin.
Gekamaradoj, ni iru ti-kien oni nin vokas!
N. Incertov.
*
FERA GVARDIO DE SAT
Mi aliĝas «fantastikan» alvokon — krei feran gvardion de SAT, kiu finkonstruos la templon de Sennaciismo. Ĉu ĝi estas utopio? Ĉu la SAT-anaro ne montras, ke ni estas celkonscia proleta amaso, povanta fari «miraklojn» per sia solidareco kaj entuziasmo?!
Ne sufiĉas solaj deziroj kaj vortoj, necesas agoj. K-do Fjodorov, mi plene subskribas vian admirindan ĵuron: mi persiste estos portanta mian ĉiumonatan 1-rublan brikon por la fundamento de nia komuna afero (se nur mi ne iĝos senlabora), «eĉ se mi restus sola».
Mi ne estas riĉulo, samkiel ankaŭ jam gvardianiĝintaj K-doj.
N. Fedotov, Ŝaĥty (3736).
*
NIA POŜTO
Herthorne (7382). — Dankon pro artikolo. Nin tre interesus artikolo en kiu vi povus doni kelkajn informojn pri via hejma vivo, simile al «Tago el mia vivo». Se eble kun foto. Red.
- Fianĉiĝ-anoncojn ni ne akceptas. Adm.
URĜA AFERO!
SENDU SALUTLETEROJN!
Kamaradoj el tuta mondo! La 21. k. 22. de majo okazos en Berlin regno-konferenco de Tutgermania Ruĝa Helpo (organizaĵo por subtenado de politikaj kaptitoj kaj iliaj famillianoj). Sendu oficialajn per stampo atestitajn salutskribaĵojn, pruvu la taŭgecon de nia lingvo por internacia interkompreniĝo. La salutskribaĵojn sendu al: Zentralvorstand der Roten Hilfe Deutschlands, Dorotheenstr. 77-78, Berlin NW 7 (Germanio).
544 (Klotzsche apud Dresden).
KRONIKO
Germanio.
München. — La ĉi-tieaj SAT-anoj decidis starigi SAT-rondon. Per ĉi tiu fondo ni celas havigi al ni la eblon funde kaj inde pritrakti SAT-aferojn kaj partopreni internacian labmovadon. Certe ĉi aranĝo ankaŭ helpos plisennaciigi la ge-SAT-anaron München-an.
Milok Centdek.
Jugoslavio.
Zagreb. — Ĉe la centra fako de l’ «Unuiĝo de grafikaj laboristoj» estas starigita esperanta rondo. La unuiĝo, havanta ankaŭ fakojn en aliaj urboj, tre favoras nian movadon. En la organo de l’ unuiĝo «Grafički Radnik» estas enpresata koresponda kurso de esp-o, kiun partoprenas ĉk. 150 provincaj K-doj. Ankaŭ ĉe la Zagreba fako funkcias kurso (30 p.) bonsukcesa. — A. Mišak.
Sovetio.
Aleksandria (Kremenĉ.-gub.). — Dank’ al klopodoj de K-do Cegel fondiĝis rondeto en loka labor-lernejo kaj ĉe presistoj. La subdistrikta Intersindikata Sekretariaro rezoluciis ke la lokaj sindikatoj devas laŭeble helpi la disvastiĝon de esp-o.
Ĥarkov. — La loka distrikto sindikatara konsilo (ĤDSK) organizis specialan kurson por preparo de rondetgvidantoj por aŭtuno. Tiuj ĉi gvidantoj devos prizorgi la laboron en kluboj, institucioj, entreprenoj, senpere ligante ilin kun eksterlando. Ĉiu el la 20 ĥarkovaj sindikatoj rajtis sendi sian reprezentanton al la kurso. Fakte nur 15 uzis sian rajton, sed kelkaj sendis po du. Sume 25 kursanoj vizitas la kurson havontan 25 duhorajn lecionojn: Studataj estas la lingvo (laŭ «Petro») kaj ĉiuj teoriaj problemoj kun ĝi ligitaj. Certe la SAT-demandoj okupas la ĉefan lokon. Kelkaj eksterlandaj K-doj salutis la kurson. Ĉiujn demandojn rilate ĝin oni direktu al: Esperanto-kurso ĤOSPS. Poŝtkesto 244. Ĥarkov (Ukrainio). (5221.)
Irkutsk. — Krom kelkaj elementaj kursoj tie ĉi en decembro de pasinta jaro estis fondita supera esperanta kurso, kiun regule vizitas proksimume 25 lokaj esp-istoj plejparte SAT-anoj. La okupoj okazas ĉiusemajne po 2—3 horoj esp-e kaj parte ruse (ĉar nin ofte vizitas komencantoj). La celo estas praktike perfektiĝi en uzado de esp-o, prepari spertajn instruistojn, pli profunde kompreni esencon de nia movado kaj de nia lingvo. Aktuale liveras al la kursantoj abundajn materialojn kaj temojn por aranĝi raportojn, diskutojn kaj studojn. Dum la kursoj ni: 1. informiĝas pri lastaj novaĵoj en nia mondo; 2. legas kaj pridiskutas artikolojn sendotajn por Sennaciulo kaj por Presservo, kolektive kontrolas kaj korektas ilian enhavon kaj stilon; 3. legas abunde ricevatajn el diversaj landoj leterojn, diskutas ilin el lingva vidpunkto kaj aranĝas kolektivajn respondojn; 4. spertuloj niaj verkas, tradukas modernajn verkistojn kaj deklamas; 5. ni aŭskultas kaj diskutas prilingvajn raportojn. Jen estas ekzemplaj temoj de l’ raportoj: 1. kiel kreiĝis radikaro en esp-o kaj nacilingvoj; 2. nia vortaro bezonas ordon; 3. pri rusa lingvoreformisto Majakovskij; 4. kion priservas akcento kaj prononco en esp. kaj en nacilingvoj; 5. kio estas esperanto (leganto, ĉu vi bone scias — kio estas esperanto?)…
De tempo al tempo ni eldonas nian murgazeton, kiu pendas sur videblaj lokoj en diversaj publikejoj kaj bone propagandas. Ĝi enhavas teoriajn artikolojn, lokan kronikon kaj plejparte tradukojn el niaj plej bonaj eksterlandaj korespondantoj kun fotoj kaj ilustraĵoj.
— pàgina 7 —
SENNACIULO 7Du grupoj de komunistaj infanoj «pioniroj» (po 30 geknaboj en ĉiu grupo) lernas esp-on kaj kolektive korespondas kun eksterlandaj infanoj. La grupo de ĉeffinancejo dum siaj infanaj spektakloj ĥore kantas «Internacion» en sennacia lingvo, surdige ĥorkrias «Vivu SAT!», «Vivu lingvo sennacia!» kaj ruse: «Internacio sen esp-o — Sonorilo sen lango» ktp. Esp-on ĉe ni lernas ankaŭ blinduloj (proksimume 12 homoj), gvidas K-dino Ĉelpanova… En nuna aprilo ni festos dekan datrevenon de fondo en Irkutsk de esp-a societo. M. Krjukov.
Kremenĉug. — Laŭ la ekzemplo de «Molodij Bilŝovik» (Kiev) kaj «Robotniĉa Gazeta Proletar», la ĉiutaga «Kremenĉugskij Raboĉij» enpresas esp-an kurson (kun ĉiusemajnaj lecionoj). La 18. 3. 27 («Tago de l’ Pariza Komuno») la IRĤ-distrikta filio kaj la loka esp-a organizo, aranĝis kvartagan «Ekspozicion de Peresp-a Laborista Korespondado», kiun vizitis preskaŭ 5000 lokaj gelaboristoj, lernantoj, ruĝarmeanoj… La ekspozicio havis samtempe grandan propagandan sukceson. Pluraj grupoj de laboristoj kaj ruĝarmeanoj nun deziras ellerni la mondlingvon. — En la regimento X estas fondita la unua (en Kremenĉug) ruĝarmeana esp-a rondo, sub la gvido de K-dino Moskina. La kurson partoprenas 35 K-doj. — Precipan sukceson la mondlingvo havas en la rondoj de l’ «Junpioniroj». Dum marto aprilo estas fonditaj rondetoj en multaj taĉmentoj. La kursoj nombras proks. 300 komencintojn (la nombro de l’ lernemuloj estas ankoraŭ pli granda). Por prepari aron da grupgvidontoj por la stud-sezono aŭtun-vintro 1927/1928), la loka Intersindikata Esperanto-Konsultejo malfermis «Esperanto-Seminarion»; la studlaboro estas farata unu fojon ĉiuŝemajne; la nombro de vizitantoj superas 30.
Krjukov. — La Krjukov’a «ekspozicio de internacia korespondado» havis bonan varban rezulton: aperis 4 novaj studgrupoj: 1 por plenaĝuloj, 2 por junularo, 1 por «junaj pionirojˮ. Lastatempe nova rondeto estas ankaŭ fondata en la «Kamparana Domo».
Leningrad. — Ĉe klubo de PTT-laboristoj je la nomo de K-do Podbelskij funkcias esp-a kurso por komencantoj. 21. 3. 27 ĉe la sama klubo fondiĝis esp-a ĉelo (14 personoj) la 9-a en Leningrad. 4 ĉelanoj estas SAT-membroj. La celo de nia ĉelo estas kunligi la ekzistantajn ĉe la klubo politikajn rondetojn kaj la profesiajn organizojn kun samfakaj eksterlandaj K-doj. La korespondadon adresu al: Esperanto-Jaĉejka. Klub rabotnikov Svjazi im. Podbelskogo. Ul. Gercena 61, Leningrad. Nik. (693).
Reĉico. — De fino de l’ marto laboro esp-a komencis plivigliĝi. Lokaj SEU-anoj kaj SAT-anoj (10) fondis ĉelon ĉe centra laborista partia klubo. Laboras du rondetoj, unu finos sian laboron la 15. 5. (6 pers.) kaj dua (10 pers.) — la 29. 5. La pasintan jaron ni havis nur unu parolantan esp-iston kaj nun — preskaŭ 10, kio donas al ni eblecon fari niajn kunsidojn en esp-o kaj prizorgi SAT-laboron. Aperis la unua numero de propaganda murgazeto — «Proletara Solidareco»; ni organizas ĉe kluba biblioteko esp-an fakon, por kiu estas donata al ni mono. La 10. 4. estis vespero de internacia laborista interligo komsomolanoj kaj laborista junularo, — ĉeestis 500 personoj. K-do Mnuĥin parolis pri VI. SAT-Kongreso, pri renkonto kun eksterlandaj komjunuloj; administranto de agitpropo de distrikta komjunkomitato K-do Klutko parolis pri neceso de esp-o por komjunuloj. Poste estis tralegitaj leteroj el Hamburg, Oslo, Wien k. a. kaj la kunveno konfirmis projekton de letero eksterlanden. Organizita de ni «Labesko» dissendis al ĉiu profsindikato specialan cirkuleron pri internacia korespondado.
Distrikta kongreso de sovetoj ricevis salutojn el Leipzig, de ruĝfrontbatalantoj, de loka kompartikomitato kaj insignon de ruĝfrontistoj. Kun granda entuziasmo kaj ovacio akceptis ĉi salutojn la kongreso. Dum la legado de salutleteroj ĉeestis popola komisario de BSSR K-do Adamajtis. Rezulte — granda favoro, atento kaj subteno de parti-, sovet- kaj proforganizaĵoj. GO-Mo (5189).
Vladivostok. — Esp-a rondeto ĉe klubo je la nomo de «Vorovskij» la 13. 3. 27 aranĝis 8-an numeron de buŝfolieto «Alilandaj Sonoj». Post raporto, deklamado kaj tralego de ricevitaj leteroj de la rondeto, oni prezentis komedion de Kŝratigin «Uniformo». — La 27. 3., la rondeto partoprenis konkursan vesperon de la klubo dum kiu ĝi faris 10 minutan agitprezentadon pri laboro de la rondeto. S. G.
Ĉe la neŭtraluloj.
Enkonduko de esperanto en la sudslavan fervojaron
Per dekreto de 21. 3. 27 la Ministerio de l’ Trafiko de Jugoslavio decidis la uzon de esperanto kiel helplingvon por la surskriboj kaj avizoj al vojaĝantoj en la internaciaj vagonoj de la fervojoj.
La tramoj de Vieno kaj esperanto
La policistoj de Vieno, kiuj parolas esp-on, portas sur siaj uniformoj insignon, kiu permesas ekkoni ilin en la strato. Same estos estonte pri la tram-kondukistoj laŭ ordono de la direkcio kaj konforme al rekomendo de la trafika komisiono.
La turismo kaj esperanto
Esp-o estas pli kaj pli uzata en la turismo. La Oficejoj de turismo de Köln, Budapest kaj Neuchâtel aperigis ilustritajn gvidlibrojn en esperanto.
La internaciaj foiroj kaj esperanto
Kiel dum la antaŭaj jaroj, la foiroficejo de Frankfurt a. M. distribuis ankaŭ por la printempa foiro de 1927 tre arte presitan prospekton en esp-o. La foiro ankaŭ aperigos en esp-o liston de branĉoj kun traduko en 5 lingvoj.
La teknika gazetaro kaj esperanto
Imitante la ekzemplon de aliaj ĵurnaloj teknikaj kaj sciencaj, la Revue Sténographique Belge (Sistemo Duployé) publikigas de post sia numero de februaro 1927 resumojn en esp-o en ĉiu numero. (Laŭ J. E. S.)
[BILDO p.7 | 33,64,60,70] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro, plumo kaj inkujo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Gvidlibro tra Köln. Eldonita de Urbtrafika Oficejo, Köln. Formato: 20×22,5 cm. 16 pĝ.
Tiu ĉi lukse eldonita libreto estas senpage ricevebla de Städtisches Verkehrsamt en Köln (Germanio). Oni skribas esperante.
Kio estas Oomoto. Eldonita de Oomoto Propaganda Oficejo, Kameoka, Kioto-fu, Japanio. Formato: 12×18 cm. 55 pĝ. Kredeble ricevebla senpage, ĉar la prezo ne estas montrita.
Kiam oni legas sciencan verkon, oni ne povas senigi sin je malagrableta sento, kiun estigas la senĉesa dubo, disŝutita tra ĉiuj paĝoj. Skrupulemaj scienculoj ja ne asertas, sed ĉiam hipotezas kaj nur provas kolekti bonajn argumentojn por pravigi la hipotezon.
Tio klarigas, kial la popolamaso ne povas kontentiĝi per sciencaj klarigoj, per malfacile kompreneblaj hipotezoj, kiuj ne liveras al la spirito plenan kvietecon. Kredeble en tio kuŝas la kaŭzo, kiu faras, ke la pastroj el plej diversaj religioj sukcesas ankoraŭ havi grandan influon sur la popolamason. Ĉi lasta ja ŝatas aplombajn asertojn, eldiratajn kun entuziasma, nedubema tono.
Ne estas do mirige, ke en la dudeka jarcento, en la epoko de plej mirindaj sciencaj aplikadoj, tamen povas naskiĝi nova religia movado, kiu ne estas pli stulta — nek malpli — ol ĉiuj aliaj.
La nova profeto, Onisabro Deguĉi, ŝajne posedas ĉiujn necesajn ecojn por entuziasmigi la animojn de simpluloj kaj de homoj mistikemaj. Por montri la spiriton kaj valoron de liaj eldiroj, ni simple citu mallongan eltiron el ĉi broŝuro:
«En la unua volumo de tiu ĉi ampleksega verko estas pritraktata la kreado de la mondo, simile al la Genezo laŭ la Biblio; en la kvara volumo la Sankta Profeto pruvas en preciza esprimo pri la fakto, ke la tero, sur kiu ni vivas, estas plata anstataŭ globforma¹), kiel oni opinias ĝenerale. En la aliaj lokoj de la verkejo li donas la plej mirindan priskribon de la antaŭhistoriaj okazintaĵoj, kiuj estis sciigataj al li de Dio…»
E. L.
NACILINGVAJ ELDONAĴOJ
La Vie Eternelle de Han Ryner. Editions Rado, 12 aven. de Versailles, Paris (16-e). 260 pĝ., 12 fr. fr.
La Victoire Stérile de Francis Pichon; L’ Infernal Désaroi de André Ott; Anathème (versoj) de André Phalène.
Tiuj tri franclingvaj verkoj, kies prezo estas respektive 12, 18 kaj 10 fr. fr., celas malamigi la militon. Cetere, la eldonanto: André Delpench, 51, rue de Babylone, Paris, eldonas preskaŭ nur tiajn verkojn. Ni konsilas al la franclingvanoj, ke ili mendu al tiu eldonejo ĝian katalogon. Ne forgesu citi «S-ulon».
Education for Emancipation, 30 pĝ., 2 pencoj; The «Trained Mind» trained for What?, 12 pĝ., 2 pencoj.
Ambaŭ broŝuroj estas eldonitaj de The National Council of Labour Colleges kaj haveblaj ĉe Plebs League, 162-a Buckingham Palace Road, London SW 1.
La Lingva Angulo
Demandoj:
1. Oni ofte povas legi la vorton komisiono kun la senco: komisiitaro. Ĉu do ne estas korekte uzi kun tiu sama senco la pli simplan formon komisio? Kabe en sia vortaro cetere donas kiel ekzemplon la jenan: La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato.
2. Kelkaj komparaj ekzemploj pri la uzado de ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭe estas tre necesaj al multaj legantoj de «S-ulo».
Respondoj:
La uzado de la vorto KOMISIO en la sama senco, kiel KOMISIITARO, ne estas konsilinda, ĉar ĝi estas konfuziga. Ekz.: La KOMISIO akceptis la KOMISION kontroli la kalkulojn. La vorto KOMISIONO estas sufiĉe internacia. Se ĝi malplaĉas al vi, kio malhelpas, ke vi uzu la vorton KOMISIITARO?
ĈIRKAŬ estas prepozicio kaj bezonas komplementon; oni uzu ĝin prefere nur en la senco loka. La uzado de la prepozicio ĉirkaŭ kun la signifo de la adverbo ĉirkaŭe ne estas konsilinda, kvankam Zamenhofa, ĉar ĝi estas mallogika kaj konfuziga.
ĈIRKAŬE estas adverbo kaj konsekvence ne povas ricevi komplementon. Uzu ĝin ĉiufoje, kiam vi povas anstataŭi ĝin per la vorto PROKSIMUME, aŭ prefere uzu la adverbon PROKSIMUME.
¹) La substreko estas de ni.
— pàgina 8 —
8 SENNACIULOEkz.: La koncerto daŭris ĉirkaŭe 3 horojn. La vesto kostis ĉirkaŭe 100 rublojn. La loĝantaro de la urbo nombras ĉirkaŭe 50 milojn. La invititoj estis en la nombro de ĉirkaŭe 30 homoj.
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Bezbojnik, Moskvo, 20-3-27: «Atakemo de la hebrea klerikalismo» (117). — L’ Effort, Lyon: 1-3-27: «Sciigoj el Norvegio» (112), «Atakemo de la hebrea klerikalismo» (117), «En la mez-epoka Hungario» (119—120), «Stranga Striko» (119—120), «Senlaboreco kaj infanoj» (119—120); 15-3-27: «Laborvivo en Palestino» (123—124); 1-4-27: «Laboristoj malfermu la okulojn!» (125—126). — Le Libéré, Nice, 15-3-27: «Nova kodo pri edziĝo» (103), «Laboristoj, malfermu la okulojn!» (125—126).
Enhavis notojn pri SAT.
Zarja Vostoka, Tifliso, 27-3-27: foto de la unua paĝo de «Sennaciulo», pri labesko.
Enhavis tradukaĵojn el esperantaj leteroj.
Pod Znamenem 26, Tifliso, 26-3-27. — Zarja Vostoka, Tifliso, 27-3-27 (3). — The Labour Woman, apr. 27. — Molodoj Bilŝovik, Kievo, 31-3-27. — Bezbojnik, Moskvo, 20-2-27.
Enhavis materialon de SAT-Gazetservo.
L’ Effort, Lyon, 1-4-27 (22, 31, 28). — La Flamme, St. Etienne, 5-3-27 (19). — L’ Emancipateur, Bourges, 20-2-27 k. 3-3-27 (20, 28, 29). — Le Libéré, Nice, 15-3-27 (24, 27). — Zabajskalskij Raboĉij, Ĉita, 8-3-27. —
Enhavis priesperantajn artikolojn.
Der Tag, Vieno, 11-4-27. — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 14-4-27. — Münchener Post, München, 9/10-4-27. — Lyon Républicain, Lyon, 16-4-27.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Bulgario.
K-do Theodor K. Popov, Petriĉ, dez. koresp. k. ĉ. l. pri pedagog. k. filologiaj temoj.
K-do Kiril Iv. Uzunov, Petriĉ, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI.
Ĉekoslovakio.
K-do K. Vanous, Luze, dez. interŝ. PM k. ĉ. l. precipe kun Sovetio. Certe resp.
Adresŝanĝo: K-dino Filomena Lustinez Photoatelier Weissgärber, Weipert i. Erzgeb. (Antaŭe en Bodenbach.)
Germanio.
— Lab. Esp. Grupo-Riesa dez. kolektive koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Ni nepre resp. Adr.: K-do Georg Seurig, Brückenstr. 10, I, Riesa i. Sa.
K-do Bruno Rönnebeck, Koloniestr. 129, Berlin N. 20, dez. koresp. k. ĉ. l. PI, bfl, krom Sovetio. Resp. garantiata.
K-do Alfons Reuter, Bochumer Str. 118, Recklinghausen S. II. i. W. pri lab. vivo, proleta kulturo ktp. k. ĉ. l. pref. kun Sovetio, L, PI, PK, il. gaz.
K-do Paul Schmidt, Karlstr. 31, II, Nowawes, dez. koresp. k. ĉ. l. PI, bfl. Resp. garantiata.
K-do Walter Schumann, Meissner Str. 24, Riesa a. E. dez. koresp. k. ĉ. l. pri komunismo, anarkiismo, antiaŭtoritatismo, resume pri klasbatalo.
K-do Rikardo Schulze, Blücherstr. 8, Nowawes, dez. koresp. per belaj il. PK, il. k. esp. gaz. k. ĉ. l. Letere kun Sovetio pri socialista ekonomio, kamparandemandoj, pozicio de l’ eklezio al la ŝtatregistaro k. lab. movado, kun Sud-Afriko, Ĉinio, Persio k. Turkio pri la movado de l’ indiĝenoj kontraŭ la imperialismo.
Atentu! «Lab. Esp. Grupo-Regensburg» aranĝos dum monato sept. varb-semajnon kun ekspozicio. Ni ĝentile petas la Gek-dojn sendi al ni PI, gaz. ktp. Al ĉiu sendinto ni sendas PI. Adr.: Joh. Alzinger, Hauptstr. 16, II, Regensburg-Stadtamhof.
K-do Johann Panzer, Leupoldsdorf, Nr. 10 ap. Wunsiedel (Bavario) dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. komercartikloj, interŝ. porcelanon kontraŭ samvaloraj objektoj, ne sendas unue. Certe resp.
Japanio.
K-do K. Tsuboi, 196, Asagaja, Tokio-Fu, dez. koresp. k. ĉiul. Gek-doj, L, PI, bfl.
Jugoslavio.
K-do Radoje Kostić, (instruisto), Brestovac, Banat, S. H. S. dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l.
Kanado.
K-do George Jokinen, 46, Widmer st. Toronto II. Ont., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.
Polio.
— Membroj de Lab. Esp. Soc. «Laboro», filio Lublin, dez. koresp. k. ĉ. l., escepte Sovetio, pri liberpensulaj k. lab. movadoj; interŝ. esp-aĵojn, nacilingvajn gaz. Ĉiam resp. Skribu multnombre al K-do 2798.
Sovetio.
Ateista Rondo dez. kor. k. ĉiulandaj sendiuloj-liberpensuloj. Adr.: Leningrado, pr. 25 Okt. 41, Klub «Komintern», Krujok Bezbojnikov.
Murgazeto de Esperantistoj-Sovetoficistoj «Revolucia Espero» serĉas korespondantojn por la gazeto. Adr.: Krujok Esperanto Centralnogo Kluba Sovtorgsluĵaŝĉiĥ, Fontanka 48, Leningrado.
Esp. ĉelo ĉe Klubo poŝtista de Podbelski, ul. Gercena 61 Leningrado, dez. kor. L, PI, gaz. kun labor. organ. k. apartaj Gek-doj pri lab. movado prof., politiko, PTT-aferoj ktp. k. ĉ. l. Resp. certe.
K-dino A. Kapustina, (9491) poŝtkesto, 41, Ĥabarovsk, (18 j.) junkom-istino, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. interesaj temoj, L, PI.
K-do A. Verŝinin, (4638) poŝtkesto, 41, Ĥabarovsk, (21 j. kom-isto), dez. koresp. pri lab., politik. k. sciencaj temoj, L, PK, PI.
K-do G. Niderkvell, (ruĝarmeano, 27 j. kom.), Zeleny ruĉ. 23, Smolensk, dez. koresp. pri politik. k. ekonom. demandoj, ankaŭ en n. de ruĝarm. esp.-rondeto.
K-do Ŝubencov, Miĥajlovskij zavod, Sverglovskij okrug., dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do Fedor Gerasimov, (studento junkomisto, 18 j.). Pedteknikumo, Velij, Pskovskoj gub., dez. koresp. kun junmovado k. a. temoj. Resp. garantiata.
Ĵenaj Gek-doj en Ivanovo-Voznesensk dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. L, PI, PK.:
K-do S. A. Tregubov, Ikonnikovo, Afonasovska, 34.
K-do V. F. Kesarev, Ŝujska, 6.
K-do N. I. Moĥov, 1-a Rab. posjolok, 15, kv. 5.
K-dino E. N. Semenovskaja, 1-a Rab. pos. 15-a kv. 5.
K-dino A. I. Kolesanova, Sretenska, 41.
— Gukom. de IRĤ dez. koresp. kun eksterl. ĉeloj de IRĤ k. kun politikaj malliberigitoj. Adr.: Gubkom. V. K. P. Mikajlovastr. ĉ. Nr. 3, MOPR, Ivanovo-Voznesensk.
K-do Ilĉjo Kalinin kaj K-do Levin A., Oranjerejnoje, Astraĥanskoj gub., dez. koresp. k. ĉ. l. ge-esp-istoj. Interŝ. L, PK, belajn bildojn k. a., ĉiam resp.
K-do V. Ŝevĉenko, Kuzneĉnaja, 16, Kremenĉug-Krjukov a. D., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI, gaz.
K-do Perelman, 3-a Ŝtata Tabak-fabriko, Kremenĉug, dez. koresp. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. L, PK, gaz.
K-do E. Palmov, (radioamatoro, studento k. teknikisto), Poŝtkesto 174, Sverdlovsk, pri tekniko k. radio k. ĉ. l., ankaŭ per PI.
K-do A. Metodiev, Krasnoznamenskaja, 6, Stalingrad, k. ĉ. l. L, PK, PI.
— Grupo de junkomunistoj dez. koresp. kun junkom-istoj k. laboristoj de ĉ. l. Resp. nepra. Adr.: K-do N. N. Kudrjaŝev, Mal-Dmitrovka, 8, kv. 29, Moskvo.
Adresŝanĝo: K-do I. A. Jakovlev, Mjasnickaja, 6, Kontora Saĥorotresta, Moskvo-Centr.
— Pionira grupo dez. koresp. kun esp-istoj de ĉ. l. pri div. temoj. Adr.: Moskvo 69, Noviuskij bulv., 99—158, otrjadu pionerov.
— Esp. ĉelo, konsistanta el 80 laboristoj k. kamparanoj ĉe «Kamenec-Podolska sovetpartia lernejo» dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. t. kun Gek-doj. Resp. rapida k. akurata. Adr.: K-do Demetrio Pogorelov, str. Vutiŝa, 14, Sovet-partia Lernejo, Kamenec-Podolsk (Ukrainio).
— Esp. ĉelo ĉe Samara Unuiĝo de Sendiuloj petas SAT-anojn korespond. kun ĝi pri ateistaj demandoj k. sendiula movado en ĉ. l. Resp. garantiata. Adr.: Samara, Poŝtkesto, 9, Sojuzu Bezbojnikov.
K-do Kuĥarski, (militisto), Poŝtkesto, 9, Samara, dez. koresp. kun ĉiul. militistoj pri vivo k. laboro en la div. armeoj. Skribu koncizajn raportojn pri faktoj, por ke mi povu enpresi ilin en nia ĵurnalo «Ruĝarmeano». Sendu interŝanĝe naciajn esp. gaz. k. ĵurnalojn.
K-do M. Kojevnikov, Visimo-Ŝajtanski Zavod, N.-Tagilskogo okr., Ural, pri pedagogiaj temoj kun geinstruistoj. Ĉiam resp.
K-do A. Blinkov, Mostovaja, 22, Novo-Sibirsk (Siberio) dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj L, PK, PI, interŝ. il. gaz. humorajn k. a. Resp. nepra.
— 4-a Soveta Lernejo en Minsk (Poŝtkesto, 33, OFILI — SAT — SEU) koresp. kun lernejoj, infangrupoj, pioniroj L, PK, PI, PM, k. kreskaĵoj.
Svedio.
Adresŝanĝo: K-do John Lindholm, (membro n-ro 5831), Vettergren, Blekingegatan, 31, 1 uppg. 4 tr., Stockholm.
ATENTU!
Gub. Fako de SEU aranĝas la 28./29. de majo teksregionan esp. konferencon. Bonvolu sendi leterojn de lab. organizaĵoj, sindikatoj kaj partioj.
Adr.: Ivanovo-Voznesensk «Dom Prosveŝĉenia» Esperanto.
[BILDO p.8 | 85,84,93,94] Granda nigra krisigno.
Junkomunistaj grupoj de Berlin kaj Essen!
Skribu pri via vivo, laboro, studado k. ripozo al Domo de Junkomunista Unio en Moskvo (Ragojsko-Simonovski regiono). Sendu revuojn, fotojn. Rapida k. akurata respondado al ĉiuj viaj let. estas garantiata. Estas dezirata interligo kun alil. junkom-istaj grupoj, precipe fabrikaj. Lab. esp-istoj helpu interligi nin. Adr.: Moskvo 4, Tovariŝĉeskij per. 22, Rajdom Komsomola Rogojsko-Simonovskogo rajona.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 137, 14 de maig de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 137 — APERAS SEMAJNE — 14. Majo 1927
[BILDO p.1 | 44,4,64,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T., meze de la kaplinio.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
LA KVARDEKJARA JUBILEO DE ESPERANTO
En la jaro 1887 aperis la unua lernolibreto de nia lingvo, sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto. Nunjare la tutmonda esperantistaro pretiĝas soleni tiun dat-
[BILDO p.1 | 10,44,33,70] Kovrilo de la Unua Libro en la rusa: «Д-ръ Эсперанто. Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ», Varsovio, 1887. Subskribo: «Unua esperanta libro 19,5 × 14 cm.»
revenon. Konvenas, ke la SAT-anoj ankaŭ partoprenu la kvardekjaran jubileon de esperanto; decas, ke ni honoru la memoron de la modesta kaj nobla homo, kies genio donis al la homaro la ilon, kapablan disrompi la lingvajn barojn.
Kiamaniere ni plej bone povas plenumi tiun devon? Ĉu per pompaj manifestacioj? Ĉu per laŭdaj paroladoj kaj artikoloj? Mi opinias, ke ne. La plej inda kaj trafa maniero por honori nian Majstron estas firme decidi, ke ni funde lernos lian lingvon kaj ĝin aplikados por niaj laborulaj celoj. La plej konvena maniero por pruvi nian admiron al la glora mortinto estas imitadi lian sindonemon, lian kuraĝon, lian neŝanceliĝan fidon al la fina venko.
*
Do kvardek jaroj jam forpasis, de kiam aperis la unua lernolibro de esperanto. Ĉe tia konstato oni emas ekrigardeti malantaŭen al la vojo irita. Necesas ja sin demandi, kial tiom malrapide kreskas la mondlingva movado. Milionoj da ĉiulingvaj lernolibroj estas disvenditaj tra la tuta mondo. Tamen malmultnombraj estas ankoraŭ la veraj esperantistoj. Ridinde malgranda estas la nombro de tiuj, kiuj abonas esperantlingvan gazeton; kompatinde sensignifa estas la nombro de gravaj verkoj eldonitaj en esperanto. La kaŭzoj de tiu malrapida kreskado estas diversaj. Ni ekzamenu kelkajn.
Niaopinie, la plej forta baro al la progreso de nia movado estas la fakto, ke mondlingvon ne bezonas ankoraŭ la grandega plimulto el la popolo. Ĝi fakte neniam transiras la landlimojn kaj ne sentas bezonon interrilati, eĉ letere, kun eksterlandanoj.
Aliparte, la komercistoj, financistoj, industriistoj kaj similuloj ankaŭ ne sentas bezonon de mondlingvo. Ili havas bone organizitajn servojn por traduki ĉiujn lingvojn. Plie, sufiĉe multe da tiaspeculoj scipovas almenaŭ unu aŭ du lingvojn krom la gepatra.
Ĉe la laboristaj asocioj internaciaj ankaŭ ekzistas pli malpli bone funkciantaj tradukservoj. Kaj multaj el la laboristaj gvidantoj scipovas kelkajn lingvojn.
Alia notinda kaŭzo de la malrapida progreso de la mondlingva movado estas, ke ĝis nun tro ofte blufa estis la propagando. Estas tro dirite, ke esperanto lerniĝas dum kelkaj tagoj aŭ semajnoj. Multaj personoj, logite de tia blufo, aĉetis lernolibron, vizitis kurson kaj, baldaŭ konstatinte, ke oni trompis ilin, perdis la fidon kaj ĉesis la lernadon.
Tre malhelpas ankaŭ nian progreson la fakto, ke multaj esperantistoj ne funde scipovas la lingvon kaj tamen ĝin instruas.
Grava kaj atentinda kaŭzo de la malrapida progreso de nia movado estas la emo ĉe multaj esperantistoj okupiĝi nur pri la propagando de la lingvo, aliĝi nur nacian asocion, aboni nur nacian esperantan gazeton. Tiuj esperantistoj tute ne konscias pri la vera signifo de mondlingvo. Ili ĝin propagandas kvazaŭ sportume, lude. Kiam la ludo ĉesas plaĉi al tiuj diletantoj, ili forlasas la movadon. Kelkajn jarojn poste oni povas renkonti
[BILDO p.1 | 62,66,87,84] Desegnita portreto de D-ro L. L. Zamenhof.
tiajn eksesperantistojn, kiuj miras eksciante, ke la esperanto-movado ankoraŭ vivas.
Ekzistas certe aliaj kaŭzoj pri kiuj ni ne parolos por ne tro longigi ĉi artikolon. Necesis almenaŭ altiri la atenton de
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
nia Legantaro pri la plej ĉefaj baroj, kiuj malhelpas nian antaŭeniradon. Ni ne devas lasi nin gvidi de blinda entuziasmo. Ni devas neniam forgesi, ke ni faras pioniran laboron, kiu povas progresi nur malrapide.
*
Ĉu tiuj rimarkoj signifas, ke ni devas esti pesimistaj? Certe ne. Ni progresas malrapide; sed ni progresas. Ni devas male esti optimistaj, tial ke la ĉefa, plej forta baro estas ĉiutage disbatata per la progresoj de la scienco kaj tekniko. Pli kaj pli multiĝas kaj oftiĝas la interrilatoj inter la homoj ĉiulandaj. Sekve pli kaj forte sentiĝos la bezono de interkomprenilo. Ĉiukampe la tendenco al «raciigo» malvolviĝas. Kaj la solvo, kiun ni proponas por «raciigi» la lingvan demandon estas ĝusta kaj trafa.
Sed ni devas scii, ke la mondo ne multe atentas teoriajn solvojn. Ekzemple, teoriaj studoj pri flugado estis sendube utilaj. Necesis tamen, ke homoj provadu reale flugi. Estis necese pruvi per eksperimentoj, per faktoj, ke la aerveturado estas ne nur ebla sed praktika. Tion faris ne teoriuloj, sed homoj, kiuj celadis senlace aplikadi la permaŝinan flugadon.
La esperantistoj faru same: ili ĉefe streĉu la fortojn por praktikadi esperanton, por utiligi ĝin en ĉiuj fakoj de l’ vivo. Ne ekzistas pli rekta vojo por atingi la celon.
*
Farinte tiun ĝeneralan ekrigardeton sur la esperantan movadon, ni difinu la konkretajn taskojn, kiujn la SAT-anaro povas meti antaŭ si por dece jubilei la kvardekjaran datrevenon de la apero de la unua esperanta lernolibro:
- Ĉe la fino de l’ jaro SAT havu almenaŭ 6000 membrojn.
- Nunjare funkciu nia propra presejo.
- Sennaciulo havu antaŭ la fino de l’ jaro 4000 abonantojn. — Sennacieca Revuo: 2000. — La Lernanto: 15 000.
- Nia Esperanto-Servo havu korespondantojn en 40 lingvoregionoj anstataŭ en 26.
Tiuj taskoj estas plenumeblaj, se ĉiuj K-doj streĉas la fortojn; se ĉiuj konscios, ke la senĉesa pligrandiĝo, plifortiĝo de la aparato, kiu celas praktike aplikadi esperanton, t. e. SAT, estas nepra kondiĉo por akceli la progreson de nia laborista movado.
Plenumante la ĉi supre difinitajn taskojn, plej inde kaj trafe ni jubileos la kvardekjaran datrevenon de esperanto; plej konvene ni honoros la memoron de ĝia genia kreinto, D-ro L. L. Zamenhof.
E. Lanty.
Estonto al ni apartenas!
AL SAT-ANARO
Ho, fratoj, ne vane ni penas Por bono de l’ nova homar’. Estonto al ni apartenas Kaj nin ne timigas la bar’.
Ni barojn sur tero detruos Por ĉiam pereos teror’, Ni polvon de l’ koroj forskuos Per nia konstanta labor’.
Kuraĝe al celo, ne ploru En tre malfacila batal’. Kun fortoj streĉitaj laboru Por nova, belega moral’.
Minacas la nokta kruelo, Turmentas nin ventoblovad’ Sen unu eĉ stel’ en ĉielo Ni iras en nia movad’.
Kaj varme en junaj animoj Nun brilas la dolĉa esper’, Ke baldaŭ pereos la limoj Pereos milit’ kaj mizer’.
Ho, fratoj, ne vane ni penas En granda kaj longa batal’. Estonto kun nova moral’ Sendube al ni apartenas.
Originale verkita de Mikaelo Fjodorov, Vladivostok.
★
EL BAVARIO
Panakirado kaj edzeco
La «Staatsanzeiger» («ŝtata anoncilo») publikigas statistikon pri la proporcio inter la viroj kaj virinoj, inter la geedziĝintaj kaj negeedziĝintaj panakiruloj en Bavario. Laŭ ĝi estis edziĝintaj en 1925 viroj-panakiruloj 1 297 387 (=54%) kontraŭ 1 033 283 (= 51,7%) en 1907. Pro la ĝenerala pliiĝo de la viroj-panakiruloj je 20,1% la nombro de la edziĝintaj viroj-panakiruloj pliiĝis je 25,6%oj.
Laŭ la priaĝaj grupoj pliiĝis la nombro de la edziĝintaj viroj por la grupo inter 20—30 jaroj de 127 187 en 1907 al 165 766 (= 30,3%) en 1925; en la grupo inter 30 ĝis 50 jaroj la nombroj konformaj estas de 605 093 al 717 081 (= 18,5%); en la grupo inter 50—60 jaroj de 186 964 al 281 090 (= 50,3%); en la grupo 60 kaj pli da jaroj de 113 655 al 133 257 (= 17,2%).
El 100 viroj-panakiruloj estis edziĝintaj: 20—30-jaraj, 1907: 25,4%, 1925: 27,1%; 30—50-jaraj, 1907: 80,3%, 1925: 85,0%; 50—60 jaraj, 1907: 83,6%, 1925: 87,0%; 60- kaj pli-jaraj, 1907: 70,8%, 1925: 75,0%. La nombro de la needziĝintaj viroj mezaĝaj rilate al 1907 malpliiĝis je 21 467 (= 16,0%).
Laŭ la metioj la plej grandan elcenton inter la geedziĝintoj prezentas la arbaristoj kaj agrikulturistoj. Due sekvas la memstaraj en komerco kaj trafiko, trie laboristoj kaj oficistoj en komerco kaj trafiko, kvare dungitoj en metioj, kaj lastavice metiaj laboristoj, el kiuj estis edziĝintaj 1907: 43,8% kaj 1925: 46,1%.
Aparta ĉapitro estas tiu de la edziniĝintaj panakirulinoj. El 1 397 835 edziniĝintaj virinoj en 1925 estis laborantaj 486 520 (=34,8%) kompare kun 550 474 (=50,6%) en 1907. La nombro de la panakirulinoj laŭ tio malpliiĝis je 11,6%. Kiam oni esploras la ciferojn pri la opaj specoj de panakirado de virinoj, tiam montriĝas, ke malpliiĝis nur la nombro de tiuj edzinoj, kiuj helpas en la metio al siaj edzoj, sed ke la nombro de la edziniĝintaj virinoj en fabriko kaj metio pliiĝis. Edziniĝintaj laborantaj virinoj estis okupitaj jene: oficistinoj en metio: 1907: 416, 1925: 2992 (=pliiĝo je 619%); metiaj laboristinoj 1907: 37 476, 1925: 50 050 (= pliiĝo je 57,6%); oficistinoj kaj laboristinoj en komerco kaj trafiko 1907: 5166, 1925: 9976 (= pliiĝo je 93,1%). La nombro de la edziniĝintaj panakirulinoj ĉie proporcie pliiĝis rilate al la needziniĝantaj virinoj-panakiruloj, kaj ĝi estis 1925: ĉe la metiaj oficistinoj 9,9%, ĉe la metiaj laboristinoj 28,9% kaj ĉe la oficistinoj kaj laboristinoj en komerco kaj trafiko 10,7%.
Ankaŭ la nombro de la needziniĝintaj panakirulinoj pliiĝis de 745 660 en 1907 al 964 347 en 1925 (= de 37,1% al 45,7%).
La «Staatszeitung» skribas, ke la panakira laborado de la virino ekster la domo estas «gravega malutilo al la familia vivo kaj al la familia sento». Ni kontraŭe ne povas ne saluti ĉi tiun evoluon, kiu ĉiam pli kaj pli enigas la inon en la panakiran vivon. Ĉar malgraŭ la ega mizero, kiu por la familio proletaria estas kunligita kun la panakira laboro de la virino sub la kapitalismaj cirkonstancoj, ĉi tiu laboro en la fabriko estas por la virino la plej granda faktoro, kiu liberigos ŝin el la katenoj, precipe de la eklezio kaj de la burĝeca idearo kaj kiu kondukas ŝin en la klasbatalon flanke de ŝia edzo.
El: «Neue Zeitung» («Nova Gazeto»), München, tradukis: Milok Centdek.
★
Vilaĝana vivo en Estonio
En Estonio, ĉe bordo de Pskova kaj Ĉuda lagoj, troviĝas multaj grandaj kaj malgrandaj vilaĝoj. Plimulto el ili troviĝas sur insuloj. Pro manko da tero, la vilaĝanaro okupiĝas per fiŝkaptado.
Antaŭ la revolucio, kiam tiu regiono apartenis al Rusio, la vivo de la fiŝkaptistoj estis pli malpli tolerebla, sed kiam post la interna milito ĝi fariĝis estonia, la vivo de la fiŝkaptistoj fariĝis turmentoplena. Ne estas plu ebleco vendi la fiŝojn, kaj la fiŝkaptado ĉesis.
Kaj nun, por iel vegeti, patro fordonas 9—10-jaran filon al bienposedanto, kie li dum 7—8 monatoj devas labori de ma-
— pàgina 3 —
SENNACIULO
teno ĝis vespero por iaj 15—20 pudoj¹) da faruno kaj por kelkaj pudoj da terpomoj. Monon la bienuloj ne donas.
Ankaŭ la patro foriras labori. Plej multe al la torf-fosejoj, kiuj troviĝas 100 klm. de Reval, ĉe Ellamsk. «Tio estos nia tombo», — diras la laboristoj alvenantaj la fosejojn: tie ne ekzistas leĝoj, protektantaj la laboristojn, nek profesiaj sindikatoj, nek loĝejoj, nek laborvestaĵo.
Mizeraj barakoj meze en marĉo, kun malbona tegmento, — jen kie loĝas la laboristoj. Pro tuta foresto de medicina helpo multaj el ili malsanadas. Ili prilaboras ne pli ol 250—300 markojn. La vivnecesaĵoj estas karegaj, ĉar estas nur 2 vendejoj, kies posedantoj profitegas kaj uzas ĉiun okazon, por forpreni de laboristo la lastan markon.
La 1-an de septembro finiĝas la laborsezono. Kaj ĉiuj laboristoj, 2500—3000, sur strato! Sen ia helpo kaj subteno. Forlasantaj la torffosejojn, ili malbenas sian «patrion»; konscias, ke la estonia burĝaro senhonte ekspluatas ilin.
Kaj ĉiuj atendas la momenton, kiam en ĉiuj baltikaj landoj ekflamos la revolucio, kaj la vilaĝanaro fariĝos tiel libera kiel ĝiaj najbaroj en Sovetio.
Elmigrinto M. N.
★
La senlaboreco en Bulgario
Laŭ la oficiala raporto prezentita al la Supera Konsilantaro de l’ Laboro, en Bulgario dum 1926 estis 125 000 senlaboruloj. Sendube ĉi cifero por la nuna jaro pligrandiĝas, ĉar la ekonomia krizo, kiu kaŭzas la senlaborecon, ankoraŭ pliprofundiĝas.
Tiu terura fakto ne povis ne altiri la atenton de la Supera Konsilantaro de Laboro, kvankam ĝia konsisto estas tute burĝa kaj nenion komunan havanta kun la Laboristaro kaj ĝiaj bezonoj. El la decido rilate tiun demandon oni povas vidi kiom malproksime staras la Konsilantaro de sia devo. Antaŭ ĉio tiu decido ne estas deviga, sed nur opinio komunikota al la ministro, kiu povas trankvile ĵeti ĝin en la paperkorbon. En tiu decido la Konsilantaro esprimas opinion, ke la ŝtato donu al la senlaboruloj helpon de 20 000 000 levoj. Al 125 000 homoj, kiuj kun siaj familianoj certe estas 300—400 miloj — nur 20 000 000! …
La Laborista Partio (fondiĝinta antaŭ unu monato) kaj la Komuna Laborista Sindikata Unuiĝo sin direktis kun peto, en kiu estas dirite ke por tiu celo estas necesaj 200 000 000 levoj flanke de la ŝtato, distriktoj kaj komunumoj por la senlaboruloj.
Balkanulo.
¹) 1 pudo egalas proksimume 16 kilogramojn.
Internacia vespero por laboristinoj kaj kamparaninoj en Moskvo
Okaze de la lastaj internaciaj festoj kaj tutmondaj okazintaĵoj, Moskva komitato de kompartio organizis internacian vesperon de laboristinoj kaj kamparaninoj. Ĝi kolektis multege da gastoj. La bruo de 30 lingvoj sonis en la salono.
[BILDO p.3 | 35,18,53,40] Foto de juna virino kun brodita ĉapo. Subskribo: «Uzbekino formetinta la tradician vizaĝo-vualon».
30 nacioj kolektiĝis ĉi tie por festi la vesperon de l’ internacia solidareco. Tie ĉi vi povis ekvidi anglinojn, italinojn, hungarinojn, bulgarinojn, turkmeninojn, uzbekinojn — ĉiujn 30 lingvojn oni eĉ ne povas mencii.
Sur la scenejo, kie sidas prezidantaro, estas brilanta diverskoloreco. Anglaj bluzoj, nigraj mallongaj jupoj kunmiksiĝis kun la orienta koloraro. En la salono la vicoj diversmaniere koloriĝas per ruĝaj tuketoj de rusaj laboristinoj, per sagacaj arĝentumitaj kaj orumitaj ĉapeloj de turkmeninoj, per brilantaj tukoj de ciganinoj. Jen en la vico rusa laboristino sidas inter ciganino kaj turkmenino. Ŝi ne komprenas ilin (ŝi eĉ ne aŭdis ion ajn pri internacia lingvo!), ili ŝin same. Sed ĉe ĉiuj tri brilas okuloj kaj ili ridetas unu al la alia. Ili ne komprenas la lingvon, sed ili bonege komprenas la aferon, tiun komunan aferon, por kiu ili batalas. Sur la scenejo kantas hungara ĥoro.
[BILDO p.3 | 44,51,59,73] Desegnaĵo de virino kun kaptuko. Subskribo: «Rusa laboristino».
Neniu komprenas la vortojn, sed al la ĥoro iom subkantas rusa laboristino, iom subkantas kartvelanino, uzbekino — ĉiuj per siaj lingvoj, ĉar la melodio estas por ili ĉiuj bone konata: «Ruĝan standardon de l’ Internacio» kantas hungara ĥoro. Jen kial brue aplaŭdas ĉina kaj rusa laboristinoj, jen kial same varme aplaŭdas la tuta kolektiĝinta Internacio.
Denove sur la scenejo staras ĥoro, sed nun ĉina ĥoro. Ĝi plenumas kanteton de senprizorgulo — knabeto kaj al ĝi ilustraĵon — dancojn. Dancas ĉinino. Fluas elgorĝa sonora kanto. La vortojn estas neeble kompreni, sed la dancoj, gestoj, mimiko de l’ ĉinino diras: «jen kion travivas malsata ĉina knabeto, kiam li petas pecon da pano». Pecon da pano! — kiu ne atentis tiun bildon? Ĉiuj ĝin konas: polino, italino, rusino, estonino, kartvelanino. Ĉie, kie ankoraŭ regas malriĉeco, kiel ankoraŭ regas la dio — kapitalo aŭ kie oni travivas ankoraŭ ĝian heredaĵon kiel bone konata estas tiu simpla kaj samtempe tiel terura bildo. La aŭditorio varme salutas ĉininon.
Dum interrompo en la salono, en apudaj ĉambretoj, sur la ŝtuparo kolektiĝas la sekcioj de l’ internacia vespero. Oni varme pridiskutas ĉion, kion oni vidis kaj aŭdis. Oni prijuĝas, analizas la kreemon de asiroj, kalmukoj, ciganoj, ĉinoj.
Internacia vespero helpis multe por kreo de la spirito de l’ internacia frateco. Ĝi sentigos pli multe la necesecon de internacia lingvo. Ĉi sento kun la sento de l’ internacia frateco helpas al la marŝo de la tutmonda revolucio.
P. Kirjuŝin.
★
EL BRITIO
Nova atako kontraŭ la proletaj rajtetoj
Estas projektata nova leĝo kontraŭ la laborsindikatoj. La burĝoj alarmiĝis pro ebla ripeto de la ĝenerala striko kaj esperas malhelpi la Laboristaron per helpo de la reakcia parlamentoj. Malpermesata estos la ĉesigo de laboro pro simpatio al laboristoj de alia industrio. Antaŭe la strikantoj rajtis persvadi pace la strikrompantojn ankaŭ ĉesi labori sed en la nova leĝo tiu rajto laŭfakte malaperas. La sindikatoj plejforte finance subtenas la Laboran Partion, kaj ano de iu sindikato, ne deziranta fordoni al ĝi parton de sia kotizo, devis ĝis nun skribi specialan formulon por havi liberigon de la «politika parto» de sia kotizo. Nun Baldŭin renversos la aferon kaj ĉiu ano devos deklari ke li volas pagi. La severa leĝo proponas aliajn kripligojn sed espereble la atako unuigos nian movadon tie ĉi en sukcesa kontraŭbatalo.
★
Anstataŭ katedralo estu muzeo!
La prezidantaro de l’ Leningrada soveto decidis nuligi kontrakton kun la paroĥankolektivo de Isaakijevski katedralo kaj transdoni la katedraldomon al Ĉefa Sciencorganizo de USSR (Glavnauka) por aranĝi en ĝi muzeon. La decidon kaŭzigis tio, ke la paroĥankolektivo estis tute ne plenumanta la kontrakton. Kelkfoja inspektado trovis, ke la altvaloraj mozaikaĵoj kaj pentraĵoj de l’ katedralo estas ŝimajkovritaj, la tolo de l’ kvar originalaj bildoj de Nef estas putrinta, la marmorkovraĵo sur la internaj kolonegoj defalas, la tegmenton trafluas la akvo, la domo entute estas malsekiĝinta. Pro foresto de gardado estas ŝtelitaj la bronzaj detalaĵoj de l’ katedralpordoj, 2 000 kilogr. da plumpo de sur la volboj ktp.
El «Pravda» trad. 9361.
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
TAGO EL MIA VIVO
Jen ankoraŭ unu «tago». Ankoraŭ unu vivon ekkonos niaj legantoj. La subskribintino de la artikolo vivas en kapitalista lando, ŝi estas ankaŭ sub jugo de l’ maŝino, maŝino faciliganta «spiritan» laboron. Vi vidos ke ankaŭ tiu ĉi jugo estas ne malpli peza ol la jugo de fabrika maŝino.
Ellitiĝante je la 5-a horo matene, mi rapide lavas min, vestiĝas kaj ordigas la loĝejon. Trinkinte ankoraŭ iom da teo, mi rapidas al la stacidomo. Kelkuloj jam estas ĉi tie. Ili parolas pri «juneco». Tio ankaŭ rememorigas al mi ĉi tiun parton de mia vivo. Insultado, batoj estas preskaŭ la ĉefaĵo, kiun mi ankoraŭ memoras el mia juneco.
La alvenanta vagonaro ĉesigas ĉi tiun pensadon. Mi envagoniĝas, la lokomotivo fajfas kaj ni ekveturas. Malmulte da spaco estas en la vagono. Plejgrandparte ĝin okupas laboristoj, kiuj veturas ĉiutage al la laborloko. Ni ĉiuj estas malsekaj. Pluvis… Kelkaj dormas, ankoraŭ lacaj de la pasinta tago…
Jam mi estas en la fabriko. Dum skribado, kalkulado forpasas la antaŭtagmezo. Mi skribas maŝine, kalkulas maŝine. Nia oficejo similas maŝinlaborejon. Mi ekkonas, ke ne ekzistas diferenco inter mana kaj tiagrada «spirita» laborado.
Samtempe la telefonoj por la fabriko mem kaj urben preskaŭ seninterrompe sonoras. La oficistoj rapidas tien kaj reen. Viglega labormaniero, kiu tre lacigas.
Tagmezo. Kelkaj iras hejmen por manĝi. Mi intencas uzi la unuhoran interrompon por skribi leterojn al miaj esperanto-geamikoj. Hejme mi ja preskaŭ neniam trovas tempon por tio. Sed nek la aliaj oficistoj, nek la ĉefoj devas scii tion. Ili kondamnas Sovetion kaj maldungus min, eksciinte, ke mi skribe interligiĝas kun USSR. Tial mi skribu rapide, rapide…
La posttagmezo similas al la antaŭtagmezo. Same vigla. La ĉefoj observante trapaŝas la oficejon. Neniu, neniam devas ripozi momenton.
5-a horo posttagmeze. La labortago restas malantaŭ mi. Irante hejmen, mi aĉetas ankoraŭ kelkajn nutraĵojn. Hejme mi tuj komencas lavi la tolaĵon. Je la 7½ mi devas esti preta. Je la 8-a horo en la urbo komenciĝas protestkunveno de la senlaboruloj, kiun mi volas partopreni.
Jam estas malhele. Dumvoje urben mi renkontas konatulojn. Ankaŭ ili iras al la kunveno. La parolado en la kunveno atentigas nin, pli dense organizi nin por la batalo kontraŭ nia ĉiam pligrandiĝanta mizero.
Je la 11-a horo la kunveno finiĝas. Mi paŝas sole. Trankvileco en la stratoj. Nur de tempo al tempo mi rimarkas riĉulon, kiu promenas de unu noktplezuraĉejo al la alia.
Tiamaniere forpasas mia vivo, tagon post tago.
Ĉeĥoslovakanino.
Kelkaj bildetoj el Polio
«Sinjorino» dungas «servistinon». — Kiel ci nomiĝas? — Felicio. — Kio? — Fenjo. — De kie tia saĝa nomo? Ĉu vi scipovas legi? — Jes, mi scipovas, mia sinjorino! — Hm… — Kaj skribi? — Ankaŭ, mia sinjorino… — Nu, mi ne bezonas kleran servistinon. Interparolo ĉesis ĉe malfermita pordo.
*
Urbo Bendzin, 40 000 loĝantoj. La urba banejo. Sabato. Mi demandis baniston: — Kiom da homoj vizitas la banejon en daŭro de semajno? — Sabate — 18 aŭ 20 p., kaj dum semajno vizitas 2 p., iatempe eĉ malpli. Kaj en urbo loĝas 40 000 personoj. Vivu do pureco!
CENT PANOJ
De Sven Oljelund (Fino)
Kiam la vokto estis foririnta, iu penso ekkaptis la malriĉulon: li volis orde ŝlosi la pordon, antaŭ ol esti plene elrabita. Sed ĝuste kiam li volis efektivigi sian decidon, estis aŭdata ekstere bruado kaj tintado, la pordo malfermiĝis pro ekpuŝo kaj la militsinjoro de tero kaj maro kun bruo enpaŝis. Li suprentordis la lipharegojn, tondris kaj diris:
— Mi reprezentas la grandegan militpotencon de tiu ĉi regno. Dum multaj centoj da jaroj ni ŝirmis vin hubulojn¹) kaj farmetulojn kontraŭ la ruso, kaj kiam li volis senigi vin je via malnovega libereco, ni metis svedan ŝtalon inter liajn ripojn. Kiel vi scias, aŭ ne scias, li ankoraŭ hodiaŭ senpaciencege deziras havi okazon rabi vian terpeceton kaj rabi vian provizejon. Tamen ni prenis sur nin vian defendadon. Tio estas kara, tre kara. Vi ne havas monon? Nu, la militpotenco estas kompatema: donu al mia lakeo tie ekstere tridek el viaj apetitigaj panoj! Ĉu vi komprenis?
La malriĉa viro komprenis. Tremante alterne pro furiozo kaj pro timo antaŭ la grandega militpotenco, li kalkulis tridek panojn kaj eliris kaj ilin ĵetis en la brakojn de l’ lakeo de l’ militsinjoro. Kaj ili sidiĝis sur la ĉevalojn kaj forrajdis.
Enirante en la dometon la malriĉa viro estis tre malĝoja. El cent bongustaj, brunaj panoj restis nun nur tridek. Kion li nun havas por sia penado? For estas lia ĝojo! Por kio utilas, ke li ekkulturas kaj semas, ke la ĉielo donas pluvon kaj la suno varmon? Malgaja en la animo li sidiĝis sur la keston, kiu entenis lian panon, sidadis meditante, apogante la kapon al la manoj.
Tiam oni frapegis ĉe la pordo, kaj la adjutanto de la reĝo eniris. La malriĉulo restis sidanta sur la kovrilo de l’ kesto, kiu kaŝis lian nesufiĉan porvintran panon.
— Mi estas la adjutanto de la reĝo, diris la enveninto.
— Vere, respondis la viro distrite, ĉar li havis nur unu penson: la panon.
— Vere! kriis la adjutanto, ruĝa pro kolerego. Ĉu tio estas respondo? Stariĝu kaj klinsalutu, kampulo!
*
Tiam la viro stariĝis sed ne klinsalutis.
La adjutanto daŭrigis:
— Laŭ leĝo valida mi alvenis por postuli la tributon por la reĝo: dudek kvin panojn el la jara rikolto. Vi devas nur obei la leĝon. Nu?
La malriĉa viro, kiu antaŭ si vidis la longan mizeron de la vintro, kuraĝis demandi:
— Por kio devas la reĝo havi ĝin de mi, mizerulo?
— Por kio? Por tio, ke li regas vin, malspritulo! La reĝo regas vin kamparanoj, tiel ke vi ellitiĝas je la matenoj kaj eliradas sur la kampojn kaj kulturadas la teron de la regno, per kio vi havas la nutraĵon. Estu dankaj por tio, ke vi havas permeson kulturi la teron de la lando kaj ke troviĝas reĝo, konsentanta vin regi! Malbenite, ĉu vi ankoraŭ ne estas preta!
La malriĉa viro silente sin klinis super la keston, elprenis kaj kalkulis dudek kvin panojn, senvorte ĉiun malbenante. La adjutanto akceptis la imposton kaj ekveturis. Sed kiam li estis malaperinta, la viro elpaŝis sur la teron, pugnigis la manojn post li, etendis ilin ĉielen, blasfemis dion kaj malbenis la homojn.
Ĝuste tiam la suno subiris kaj krepuskiĝis. La nokto proksimiĝis. La viro reiris al la dometo kaj siaj kvin panoj.
Li bone ŝlosis la pordon kaj kroĉis por esti sekura hokriglilon el fero. Kaj por ne tien altiri iun ŝteliston li sidadis sen lumo.
Tiam denove frapiĝis ĉe la pordo. La viro rapidege leviĝis, timigite, incitite, furioze.
— Kiu estas? li kriis, kion vi deziras?
— Donu al mi iom da pano! respondis malforta voĉo.
— Iru en la inferon! furiozis la viro.
— Malfermu! daŭrigis la voĉo.
— Kiu do vi estas? Se vi estas bienulo, pastro aŭ vokto, iru al la diablo! Se vi estas militsinjoro, adjutanto aŭ reĝo, rajdu en la inferon! Kiu vi estas? Respondu!
— Mi estas malriĉa homo, kiu vagadas laŭ la vojoj. Mi estis ĉe la pastro kaj petegis panon sed ricevis bibliajn sentencojn; mi estis ĉe la preĝejpedelo kaj ricevis glason da akvo kaj admonon; mi estis ĉe la bienulo kaj petis laboron, sed la vokto estis tie kaj minacis malliberigi min; tiam mi iris ĉi tien, kaj survoje mi renkontis militsinjoron, kiu donis al mi en la vizaĝon baton per sia rajdvipo. Malfermu, donu al mi unu panon kaj angulon de via planko!
La malriĉa viro demetis la riglilon, turnis la ŝlosilon kaj ekmalfermis la pordon.
— Bonvenanta, li diris, etendante al li la manon; envenu, manĝu kun mi la panon kaj ripozu!
Kaj ili manĝis el la jara rikolto: kvin bonodoraj, bonegaj panoj.
El la sveda tradukis Erik B.
¹) hubulo = malgranda kamparano.
Noto de l’ Red. — Estas tre bedaŭrinde, ke la aŭtoro de ĉi fabelo ne faris pli trafan konkludon. Konstati malbonon ne sufiĉas; necesas plie montri rimedon por forigi la malbonon. La aŭtoro devus provi konvinki la legantojn pri neceseco de organiziĝo por batali kontraŭ la ekspluatantoj kaj parazitoj.
— pàgina 5 —
PRI KINO
Kino en Sovetio
Laŭ lasta statistiko, Sovetio posedas nuntempe 1100 kinojn daŭrajn (krom migrantaj); el tio Moskvo havas 50 kaj Leningrad 65.
La provizadon de la kinoj prizorgas la registara akcisocieto «Sovkino», kiu okupiĝas per enportado de filmoj el eksterlando kaj samtempe kunigas ĉirkaŭ si la tutan produktadon sovetian. La enlanda produktado evoluas tre prospere dank’ al ega subteno de la registaro.
Ĉiu el la respublikoj sovetiaj posedas sian propran produktadon. Centra organizaĵo estas «Sovkino», kiu gvidas la produktadon de ĉiu respubliko; krome ĝi ekspluatadas la produktitajn filmojn.
La kinoj troviĝas plejparte en la manoj de sociaj kaj registaraj organizaĵoj. «Sovkino» posedas dekkelkajn proprajn kinojn.
Por la filmprunto la kinoj pagadas konvene. La alteco de la pago dependas de la grandeco de la kinejo kaj de specifaj lokaj kondiĉoj. La pruntoprezoj lastatempe estis plialtigataj je 10%, kio okazis pro neceso forigi la deficiton de 3 milionoj da rubloj, kiun kaŭzis la mastrumado de «Goskino», institucio ekzistinta antaŭ la fondiĝo de «Sovkino». La plialtigo, pri kiu temas, ne koncernas kinojn posedatajn de laboristkluboj.
La sovetiaj filmoj dispartiĝas principe je propagand- kaj artfilmoj. Lastatempe la ĝustaj sferoj plimulte turnas sian atenton al produktado de artfilmoj, kiuj estas ofte elportataj eksterlanden.
La sovetia vizitantaro pli volonte akceptas artfilmojn ol propagandajn. Ĉi lastaj tiam estas agrable vidataj, se la propagandenhavo estas konvene diskreta, sen troa kriigo de la temo.
Ĉiuj kinoj pagadas imposton, kiu varias inter 10—20%. La enkasigo de ĉi imposto okazadas tre originalmaniere. Sovetio ne konas oficejojn kinoimpostajn kaj la tutan superfluan oficistaparaton.
La pagado de la vidaĵimposto okazadas per algluado de ĝusta stampilmarko sur la enirbileton (simile al la pagado de stampilimposto sur kalkulaĵo¹).
La artnivelo de la montrataj filmoj konformiĝas la intelektan nivelon de la konstantaj vizitantoj de ĉiu kino aparte.
El la lastatempe montritaj filmoj de la enlanda produktado antaŭeniĝas: «Patrino» laŭ Gorkij kaj «Proceso je 3 milionoj». En ĉi lasta filmo distingiĝas du bonegaj artistoj: Igor Iljinskij kaj Ktorov.
La enlanda produktado en la jaro 1924 ĝis 1925 atingis la nombron de 142 filmoj.
Eksterlandaj filmoj alvenas Sovetion ege malfruiĝe. Ekzemple nur nune estas montrataj en Moskvo la filmoj: «Skandalo» kun Gloria Svanson, «Pekeca Amo» kun Mozjuĥin kaj Lisjenko, «Pariza Duonmondeto», reĝisorita de Chaplin, kun Edna Purviance ktp.
La gefavoratoj de la sovetia publiko estas: Mary Pickford, Douglas Fairbanks, Harold Lloyd kaj Harry Peel (ĉu efektive tiel? — demando de la tradukinto).
La filmgazetaro troviĝas entute en la manoj de la registara akcisocieto «Kino-Pieĉat», kiu aperigas du semajngazetojn («Kinogazeta» kaj «Sovieckij ekran») kaj 2 monatojn («Kinofront» kaj «Sovieckoje kino»).
Ĉi gazetoj estas bone redaktataj, sed la grafika parto lasas multon por deziri. Krom la eldono de la menciitaj periodaĵoj, «Kino-Pieĉat» aperigadas konstante tutan vicon da broŝuroj kaj libroj, enhavantaj diversajn sciigojn pri kino, biografiojn de popularaj artistoj ktp.
Sovetio posedas riĉegan kinoliteraturon dank’ al la intensa kaj tre streĉa agado de la estraro de «Kino-Pieĉat».
Ĉi supraja skizo donas ĝeneralan imagon pri la stato de la sovetia kino.
El «Kino por ĉiuj» elpoligis Iuelmultiuj [?].
Aldono de la tradukinto. — Estus interese ekscii de sovetiaj Kamaradoj pli detalajn informojn pri la sovetia filmarto; ĉar en multaj blankaj landoj (ekzemple Polio) la cenzuro ne permesas montri originalajn sovetiajn filmojn. Vere, en Polio antaŭ kelkaj monatoj estis unuafoje montrita originala sovetia filmo «Caro Nikolao II. kaj pastro Gapon», sed la atentemulo tuj povis ekkoni, ke unue en ĝi estis faritaj gravaj fortranĉoj… Eĉ el la usona filmo «La Volga ŝiptrenisto»; kiu preskaŭ objektive rakontas ion el la Oktobra Revolucio, oni forigis kelkajn «danĝerajn» momentojn kaj la tutan lastan akton! La poliaj «sinjoroj» havis en siaj antaŭuloj, la carismaj ĝendarmoj, efikajn instruantojn…
¹) Tia ordo ekzistis ankaŭ en la antaŭrevolucia Rusio. — N. de la R.
*
Pensoj pri parolanta kino
Antaŭ nelonge mi legis, ke estas inventita (samtempe en Berlino kaj Leningrado) t. n. parolanta kino. La ĉefa principo de tiu inventaĵo konsistas en tio, ke sur la saman filmon, samtempe kun fotografado de bildoj estas fotografataj la sonoj (sur paralelan filmrubandon). Certe ne la sonoj mem estas fotografataj, sed la lumradioj en kiujn transformiĝas la sonoj pere de «selena elektroelemento».
Ne dezirante detale rakonti pri tio, mi nur notos la jenon:
La invento de parolanta kino estas gravega antaŭenpaŝo en la progreso de kino, dank’ al kiu estas tre alproksimigata la tempo, kiam kino preskaŭ plene anstataŭos la modernan teatron! Ni ja imagu: ni ne nur vidos sur la ekrano la homojn, la bestojn, la naturon kaj ĉion ceteran, sed samtempe ni efektive aŭdos ĉiujn parolojn de homoj, blekojn de bestoj, sonojn de la naturo, de maŝinoj kaj de ĉio cetera! Oni ankaŭ povas filmigi la muzikon akompanantan la filmomontradon.
Unuvorte, gravega sukceso de la tekniko!
Sed kun bedaŭro ni konstatas, ke la apliko de ĉi invento estas grave malhelpata de la diverslingveco de la homoj! Kino ja estas, en nuna sia formo, tre internacia arto: ajnan filmon oni povas montri en ĉiuj terpartoj, ŝanĝinte (tradukinte) nur surskribojn en ĝi. En la aplikado de parolanta kino, tio estas tute neebla, ĉar se la muziksonoj, sonoj de la naturo, sonoj de maŝinoj ktp. estas ĉie kompreneblaj, t. e. internaciaj, bedaŭrinde tion oni ne povas diri pri sonoj de homa parolado. Tiuj sonoj ne estas ankoraŭ internaciaj; ili nune estas tre diversaj sur la tero! La saman vorton oni esprimas kelkcent-maniere! Kaj se estas eble mekanike ŝanĝi la surskribojn sur la filmo, estas teknike tute neeble ŝanĝi la fotografitajn sonojn sur la tuta longeco de la filmo. Tial filmo fotografinta la sonojn de nacilingva homparolado estas montrebla nur en unu lando, tiu sama en kies lingvo «parolas» la filmo… Ho ve!
Per tiu fakto ni konstatas, kiom grave la diverslingveco malhelpas progreson de l’ tekniko! La progreso de la tekniko jam superkreskas la diverslingvecon! Tion pruvas la invento de Radio (neebla en la aplikado tutmond-skala pro la diverslingveco de la homaro). Tion ankaŭ pruvas la invento de parolanta kino.
Necesa konkludo: la diverslingveco sur la tero estas nepre forigenda.
Ne necesas demandi: Kiel? Ĉar ni, SAT-anoj ja tre bone scias pri la solvo de la problemo! K. Fade, SAT-ano 3717.
*
«Potemkin»
«Potemkin» (elp. «potjomkin») estas unu el la plej artaj kaj belaj sovetiaj filmoj. Temas en ĝi pri historie aŭtentika epizodo el la revolucio de 1905: ribelo de l’ maristo de milita vaporŝipo «Potemkin» en Nigra Maro. La ribelintaj maristoj volis helpi la revolucian Odesan Laboristaron…
La fotografado de l’ filmo estis farata en la lokoj mem, kie disvolviĝis la tragediaj okazintaĵoj de la nesukcesinta revolucio. Per sia tekniko, artaj konceptoj, denseco de l’ amasa agado, la filmo superas plej bonajn eŭropajn kaj amerikajn produktaĵojn. Tion komprenis eĉ la reakcia germania registaro permesinta ĝian montradon. Multajn semajnojn «Potemkin» streĉadis ĉiuvespere la atenton de geberlinanoj.
Sed en libera respubliko Francio ĝia montrado estis malpermesita: ĝi estas ja sovetia propagando… Vane eĉ la burĝaj kinemuloj protestis kontraŭ ĉi malpermeso: la registaro bone komprenis ke ĝuste la alta arta valoro kaj la vereco de l’ filmo faras el ĝi plej efikan propagandilon. Kaj la pariza publiko estas plue nutrata de sensencegaj sentimentalaj aŭ sportecaj filmaĉoj…
Leporo.
— pàgina 6 —
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
RUĜAJ FRONT-BATALANTOJ KAJ ESPERANTO
Dum aŭtuno en Germanio komencis funkcii esp-aj kursoj inter la membroj de la Ruĝa Front-Batalanta Asocio (Roter Frontkämpfer-Bund, RFB). Do, certe interesas nin, kia organizo estas la RFB, kion ĝi celas, kaj kial nun la membroj lernas esp-on.
La RFB estas fondita meze de la jaro 1924; la unuaj grupoj stariĝis en Mez-Germanio. Kvankam tiu organizo estas ankoraŭ tre juna, ĝi jam havas anojn kaj grupojn en preskaŭ ĉiuj urboj kaj en multaj vilaĝoj de Germanio. Ĉiuloke kolektiĝas revoluciaj proletoj kaj fondas RFB-grupojn, por starigi fortan klasbatalan fronton kontraŭ la atakoj flanke de la faŝistaj kaj kontraŭproletaj elementoj kaj unuiĝoj. Do, tasko de la RFB estas: defendi la rajtojn de la Proletaro, kolekti ĉiujn revoluciajn proletojn kaj maturigi ilin por la fina batalo, por la revolucio.
La RFB estas klasbatala, proleta, sed ne partia organizo. Ankaŭ la RFB ne oficiale partoprenas la balotojn al regnaj, landaj, komunumaj kaj aliaj parlamentoj. Tamen nature ĝi subtenas la revolucian laboristmovadon, do influas ankaŭ la balotojn al la parlamentoj. Per demonstracioj, manifestacioj, kunvenoj, agitado en domoj kaj laborejoj ĝi alvokas la Laboristaron, baloti nur por la reprezentantoj de tiu organizo aŭ partio, kiu plej kuraĝe batalas por la interesoj de la subpremataj.
Same kiel aliaj organizaĵoj ankaŭ la RFB por siaj membroj okazigas kursojn kulturajn, ekonomiajn, politikajn ktp. En tiuj kursoj la ruĝaj frontbatalantoj maturiĝas je spertaj agitantoj. Lastatempe ankaŭ komencis funkcii esp-aj kursoj. Do, ĉiujn flankojn de la vivo la RFB atentas.
Dum somero la ruĝaj frontbatalantoj preskaŭ ĉiun dimanĉon migras al vilaĝoj, tie ili konversacias kun la kamparanoj ktp. Do ĉu ne similajn taskojn havas la ruĝa armeo en la Sovet-Unio? Ja la RFB ne estas militarista organizo, ĝi ne rajtas porti armilojn. Sed la RFB havas tre simbolan insignon, nome la forte premitan pugnon, kiu signifas: al la amiko la manon, sed al la malamiko la pugnon! Ja ni scias, ke sole per la pugno ni neniam povos venki la malamikon, la forte armitan kapitalismon. Sed ni devas kaj rajtas nun nur montri la pugnon. Tamen ŝajnas ke la kapitalistaro treege timas tiun pugnon. Almenaŭ oni povas konkludi tion pro multaj arestoj kaj kondamnoj de ruĝaj frontbatalantoj.
Nia lingvo esp-o trovis interesulojn inter la ruĝaj frontbatalantoj, ĉar esp-o estas por ili vere la sola rimedo senpere interrilati kun la sovetiaj fratoj, nome kun la ruĝarmeanoj. Ili tre aktive lernas esp-on konvinkite, ke per esp-o la interligo de ruĝaj frontbatalantoj kaj ruĝarmeanoj fariĝos efektiva. Ni scias, ke la ruĝa armeo venkis la pli fortan blankan armeon nur dank’ al sia politika konvinko. Kaj tiun konvinkon ankaŭ la ruĝaj frontbatalantoj volas akiri per senpera korespondado kun la venkintaj ruĝarmeanoj. Helpu nin ĉiuj, por ke tiu interligo fariĝu tia, ke finfine ne nur en Germanio, sed en la tuta mondo, la revolucio forpelu la kapitalistaron! Germana Ruĝa Frontbatalanto.
Se ĉiu ekstersovetia SAT-ano sendos semajne unu interesan leteron en Sovetion, la nombro de sovetiaj esperantistoj baldaŭ dekobliĝos.
Nova tarifo de jarabono al «Sennaciulo» kaj «Sennacieca Revuo»
valida de la 1-a de majo 1927
(La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon)
| Lando | Sennaciulo | Senn. Revuo |
|---|---|---|
| Argentino, peso | 5 (6) | 2 (3) |
| Aŭstrio, ŝil. | 10 (12) | 4 (5) |
| Belgio, belgo | 10 (12) | 3 (4) |
| Brazilio, milrejs. | 15 (18) | 5 (7) |
| Britio, ŝil. | 8 (9) | 3 (4) |
| Bulgario, lev. | 200 (250) | 100 (150) |
| Ĉekoslovakio, kr. | 50 (60) | 20 (25) |
| Danio, kr. | 8 (10) | 3 (4) |
| Estonio, mk. | 700 (800) | 250 (300) |
| Finnlando, mk. | 70 (80) | 25 (30) |
| Francio, fr. | 35 (40) | 15 (18) |
| Germanio, mk. | 8 (9) | 3 (4) |
| Hispanio, pes. | 10 (12) | 4 (5) |
| Hungario, pengo | 8 (10) | 4 (5) |
| Italio, lir. | 40 (45) | 15 (20) |
| Japanio, jen. | 4 (5) | 2 (2,50) |
| Jugoslavio, din. | 100 (120) | 40 (45) |
| Latvio, lat. | 8 (10) | 3 (4) |
| Litovio, lid. | 15 (20) | 6 (8) |
| Nederlando, guld. | 5 (6) | 2 (2,50) |
| Norvegio, kr. | 8 (9) | 3 (4) |
| Polio, zlot. | 12 (15) | 5 (7) |
| Portugalio, esk. | 35 (40) | 12 (15) |
| Rumanio, lej. | 300 (350) | 120 (150) |
| Sovetio, rubl. | 4 (4,50) | 1.50 (2) |
| Svedio, kr. | 8 (9) | 3 (4) |
| Svisio, fr. | 10 (12) | 4 (5) |
| Usono, dol. | 2 (2,50) | 1 (1.50) |
Ponumera prezo estas: 0.20 mk. g. = 0.25 fr. svis.
Richard Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, Germanio
Pagu prefere per ŝtataj monbiletoj en registrita letero. La germanianoj pagu al poŝtĉeka konto de la Administranto n-o 6835. La abono validas nur post pago kaj povas komenciĝi kun ĉiu numero.
«Do, fojon plian, vi ŝanĝas la abontarifon de la SAT-gazetoj!» plendas iu. «Jes, K-do, fojon plian! Kiel vi ni tion tre bedaŭras; sed tro multe da SAT-anoj povus demandi al si mem pri la kaŭzo de tiu ŝanĝo.
Jes, ja, ni tro taksis la varbopovon, almenaŭ la varbemon de nia membraro. En septembro 1926 (vidu n-on 100) ni decidis malaltigi la abonprezon, ĉar ni esperis ke en la 6 sekvantaj monatoj ni enregistrus 1000 pliajn abonojn. Anstataŭ tiom, post 8 monatoj ni ricevis nur 730 novajn. Kaj la plenumado de tiu kondiĉo estis nepre necesa por daŭrigi tian favoran abontarifon.
Por kompensi ĉi mankon de abonoj, ni devas samproporcie altigi ties prezon. Tio estas ekvilibro-leĝo, kies malrespekto estas neebla. Ne ni decidis pri tiu ŝanĝo, sed la cirkonstancoj, pliĝuste tiuj membroj, kiuj ne helpis en la varbado.
Spite ĉi plialtigo de la abono, nia «Sennaciulo» kun ĝia aldono: «La Lernanto», estos tamen la malplej kosta el ĉiuj Esperanto-Gazetoj. Ĉu vi volas kompari? jen:
- kun «Heroldo de Esperanto»: areo de la paĝaro proks. sama je tiu «Sennaciulo», — aperas ankaŭ semajne, — kosto 12,50 mk. g. «Sennaciulo»: 9 mk. g., eĉ 8 mk. g. por la SAT-anoj.
- kun «Esperanto» (UEA): sama formato kiel «S e n n a c i u l o», — aperas nur monate, — 20—24 paĝoj, — maksimume 264 paĝoj jare, — kosto 12,50 mk. g. «Sennaciulo», kun 400 paĝoj minimume, kostas nur 9 mk. g., eĉ 8 por la SAT-anoj- kaj tamen, «S e n n a c i u l o» ekspedas 50—52-foje ĉiujare, dum «E s p e r a n t o» nur 11-foje, — do pli granda poŝtelspezado por la unua).
Kaj la sama komparo estus profita ankaŭ por «Sennacieca Revuo».
Ĉi-tie ne temas kompari la enhavon de «Sennaciulo» kaj «Sennacieca Revuo» kun la enhavo de la aliaj esperanto-gazetoj. La legantoj mem scipovas juĝi, ĉu niaj pli taŭgas por satigi la scivolon de laboristoj. Ni nur diras, ke la nivelo de nia abonprezo devus esti sufiĉa motivo por akceli la varbadon. Elinter la labor-esperantistoj kiuj povas pagi gazetabonon (ĉar bedaŭrinde, multe el ili estas senmonaj), ne devus esti unu sola, kiu abonas alian gazeton ol «Sennaciulo» aŭ «Sennacieca Revuo».
Ŝajnas, ke ĝis nun niaj K-doj ne sufiĉe akcentis pri la diferenco inter la abonoj. De nun, ili tion faru. Ili vigle propagandu ĉe la labor-esperantistoj, kiuj ŝanceliĝas inter la proleta kaj la burĝa esperanto-medioj. Ilin ni allogu unue per monprofito; poste ni edukos ilin.
Ju pli da abonoj ni kolektos, des pli baldaŭ ni povos ĉu denove pli malaltigi la abonprezon, ĉu plinombrigi la paĝojn. Ĉar ja ni
— pàgina 7 —
estas persistemaj: ni ne forlasis por ĉiam nian antaŭan tarifon: ni ĝin reprenos… kiam ni havos 4000 abonantojn.
Eklaboru do, varbadu, varbadu! Ekzekutiva Komitato.
VII-a Kongreso de SAT
Lyon (Francio)
12.—16. aŭgusto 1927
4-a Komuniko
Kongresejo. — La kongreso okazos en la salonego «Emile-Zola» de socialista kooperativo «L’ Unitaire», 127, rue Boileau, Lyon-VI.
Kongreskomitato. — Prezidanto: K-do Marcel Roux, 90, rue Boileau, Lyon-VI (Francio), al kiu oni sendu aliĝilojn, leterojn, monon, ktp.
Kotizo. — Egala je SAT-kotizo, sed ni ne malakceptos plian monon, kiun bonvolos donaci aliĝintoj por helpi kongreskasiston zorge aranĝi la kongreson.
Pago. — Per naciaj biletoj aŭ ĉeko en registrita letero. Francianoj prefere pagu al K-do Léon Chaussade, 64, rue des Macchabées, Lyon-V (Chèque postal: Lyon 7521).
Mi konfirmas, ke nur al la komitato devas esti pagataj la kotizoj, por ke la nomo de aliĝintoj estu publikigita.
3-a Listo de aliĝintoj
- K-do H. Angermann, Rodewisch 6055
- K-dino Schmidt, Rodewisch 8707
- K-do Max Conrad, Auerbach 5856
- K-dino Seifert, Auerbach 8708
- K-do B. Jeleznjakov, Sverdlovsk 5583
- » Arthur Guhr, Seifhennersdorf 4247
- » Konrad Deubler, München 30
- » J. Schlittmann, Dachau 4160
- K-dino M. Lehmann, Halle 6152
- K-do P. Ŝubin, Sverdlovsk 6937
- » Izaak Kontoroviĉ, Sverdlovsk 7691
- » Izaak Avrunin, Kremenĉug 1122
- » Otto Elze, Halle 5312
- » J. Salvado, Paris 6189
- » G. Hugot-Raison, Troyes 179
- K-dino Gabrielle Destenay, Troyes 3510
- K-do Hermann Platiel, Landshut 3020
- » Anton Scharf, Landshut 3023
- » Philippe Bardelli, St. Etienne 7582
- » F. Gueyte, St. Etienne 7965
- » Victor Marcon, St. Etienne 7967
- » J. Marie Chomat, St. Etienne 8372
- » Romain Arnaud, Lyon 5058
- » Auguste Eymard, Lyon 7997
- » Charles Despeyroux, Lyon 7029
- » Paul Nixdorf, Herne 5615
- » Fritz Nixdorf, Herne 5801
- » Willy Schmidt, Herne 5800
- » Fritz Gersmann, Herne 7701
- » Théo Mortiers, Antwerpen 7439
Kosto de pervagonara veturado de limstacioj ĝis Lyon. — La prezoj rilatas triaklasan (ordinaran) bileton.
| Limstacioj | Kosto¹) | Validodaŭro de irreira bileto |
|---|---|---|
| Paris | 102,40 fr. fr. | 7 tagoj |
| Marseille | 71,20 « | 7 « |
| Strasbourg | 94,— « | 7 « |
| Modane | 47,— « | 6 « |
| Genève | 33,55 « | 5 « |
| Lille (vojo Reims—Dijon-Lyon) | 145,40 « | 8 « |
| Calais | 161,25 « | 9 « |
| Cerbère | 106,15 « | 8 « |
| Hendaye | 171,35 « | 9 « |
Eldonaĵoj. — La komitato eldonis serion da 20 belegaj poŝtkartoj kun esperanta teksto kaj reklamo pri la VII-a Kongreso. Prezo afranke: 4 fr. fr. (por francianoj: 3,25 fr.).
¹) Rim.: Usona dolaro valoras 25,50 fr. fr.
Al ĉiuj K-doj pagintaj 2,50 fr. fr. (francianoj: 2,25 fr.) estos sendata urbplano kun lukse presita 120-paĝa gvidlibro pri Lyon. Ĝia teksto estas franclingva, sed la urbkarto ebligos al ĉiu alvenonto facile trafi la kongresejon.
Salutvespero. — Ĝi okazos vendredon 12-an de aŭgusto, je 20 h. Ni petas alvenontojn, lertajn je kantado de esperantaj kantoj, sciigi nin pri sia konsento helpi komitaton prezenti belan koncertan parton de la solena salutvespero.
Fakokunvenoj. — Ni esperas, ke fakestroj rilatiĝos kun la komitato por prizorgi okazigon de specialaj kunsidoj (ekz.: liberpensuloj, kooperativanoj, radiistoj, sportuloj, ruĝfrontbatalantoj, edukistoj, ktp.).
Jam ni plezure notas, ke la kunveno de SAT-studentoj estos organizata de: K-do Charles Despeyroux, Faculté des Lettres, Lyon-VII (Francio) al kiu studentoj sin turnu por klarigoj pri la faka kunsido.
Kongrestagordo. — Ekzekutiva Komisiono ordigos ĝin kaj sciigos en «S-ulo». Sed jam SAT-grupoj kunvenu kaj pristudu proponojn farotajn dum la kongreso kaj pri ili la SAT-Ekzekutivon informu.
Dum la kongrestagoj, okazos promenadoj en Lyon kaj eksterurbe. Pri la urbo de l’ VII-a SAT-jarkunveno, ni publikigos notetojn kaj vidaĵojn en venonta n-o de «S-ulo».
Propagandaj kunvenoj. — Estos organizata mardon 16-an aŭgusto, vespere, internacia kunveno, helpita de Lyon’aj laboristaj organizoj. Ni alvokas SAT-anojn oratorojn partoprenontajn la kongreson, skribi al la komitato.
La grupo de Saint-Etienne organizos, merkrede la 17-an de aŭgusto, vespere, kunvenegon kaj esperas, ke post la kongreso kelkaj K-doj veturos tien. Sin turni al K-do J. Rival, 38, rue de la Paix, St. Etienne (Francio).
Same agos la grupo de Grenoble, kaj ĝia kunveno meritos multnombran ĉeeston de SAT-anoj, ĉar tiuj ĉi estos kore invitataj al . . .
Postkongresa ekskurso en Grenoble kaj Alpa montaro. — Post serioza diskutado kaj utila laborado dum kvin varmtemperaturaj tagoj, kongresanoj certe ĝojos iri jaŭdon 18-an de aŭg. en Grenoble, spiri freŝan kaj puran aeron, admiri rimarkindajn montojn, ekskursi en tiu fame konata regiono. Tieaj SAT-anoj provos ĉiel montri plej belajn vidindaĵojn al vizitantoj. Pri tiu ekskurso, legu pli detalan noton en V-a komuniko, sed jam K-do P. Ragault, 86, cours Berriat, Grenoble (Francio) respondos al ĉiuj petantoj.
Denova rimarko. — Ĉiuj K-doj konsciu, ke ili helpos al bona rezulto de niaj penoj, ĉion eblan farante en sia loko aŭ lando, por konigi la SAT-movadon reklamante en antaŭemaj organizoj kaj gazetoj¹) pri la VII-a. Ĉu vere nur en Frankfurt a. M. kaj Madrid, troviĝas SAT-anoj (tute veraj SAT-anoj) por klopodi ion presigi pri nia kongreso? Ĉu aliurbaj K-doj ne scipovas legi, aŭ ne atentas nian gravan kaj hodiaŭ urĝan alvokon? Plie, kial Lab. Esperanto-Asocioj (krom FEO) ne sendis ankoraŭ per sia respektiva informservo artikolon al ĉiuj samlingvoregionaj laboristaj ĵurnaloj? Pripensu, ke SAT-kongreso estas plej bona propagandilo dum tuta jaro; ne preterpasigu tian ravan okazon!
Amase aliĝu al la VII-a; multnombre ĉeestu ĝin en Lyon!
¹) Al la komitato sendu unu ekzempleron de gazetoj anoncintaj pri la kongreso.
Meditu kaj efektivigu la lastan paragrafon de nia 3-a komuniko; tiel vi servos nian klasbataleman aferon, efike ebligos novan paŝon antaŭen kaj pliampleksigos nian propagandon en tutmonda Laboristaro.
Komisiite de l’ Kongreskomitato: La prezidanto: M. Roux.
*
Sendu Raportojn al Esperanto-Servo
Dum la lasta tempo la raportado ne funkciis kontentige. Sed la Esperanto-Servo nur tiam povos efike labori, se ĉiuj K-doj subtenos ĝin. Ĉu en viaj lokoj ĉiumonate ne okazas io raportinda al la laboristoj en ĉiuj landoj? Do, tion komuniku al ni sur simpla poŝtkarto! Ni ĉion mem kompilos, nur ni devas ekscii faktojn.
Al ni mankas ankoraŭ gazetservantoj en: Bulgario, Ĉekoslovakio, Danio, Estonio, Italio, Turkio, Port.-Afriko, Sud-Afriko, Tunezio, Meksikio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Persio ktp. Ĉu almenaŭ unu K-do el tiuj landoj ne volas helpi al ni en la organizado de nia aparato? Bonvolu anonci al: Esperanto-Servo, Gerberstr. 24, Leipzig C 1.
Ĝis nun ni nur havas reprezentantojn en: Alĝerio, Anglio, Argentino, Aŭstrio, Belgio, Brazilio, Ĉinio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Japanio, Jugoslavio, Kanado, Latvio, Litovio, Nederlando, Norvegio, Polio, Portugalio, Sovetio, Svedio, Svisio, Usono. Ekkonu gravecon de nia laboro kaj senprokraste interrilatu kun K-doj el landoj ĵus ne nomitaj!
*
FERA GVARDIO DE SAT
Ĝis nun, nur sovetianoj aniĝis al nia fera gvardio. Sendube, per rusaj brikoj ni povus starigi firman muron. Sed mi kredas ke sennacieca muro estos multe pli forta. Pro tio, mi sendas mian aprilan brikon (½ dolaro) kaj promesas sendi senĉese, ĉiumonate, saman brikon. H. Nicollet (771), Lyon.
Jeleznjakov (Sverdlovsk) 1 rubl. kiel vican brikon.
[REKLAMO p.7] La plej popularaj! La plej malkaraj! Por germanlingvanoj! Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichts-Stunden. Kun elparolo, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6-a ĝis 10-a milo. Prezo 0,25 mk. g. Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ la plej literaturaj [?] klarigoj. — Serĉado en vortaroj superflua! Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Esperanto Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (Ĵus aperis). Prezo 0,25 mk. g. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 200 paĝoj da teksto kun pli ol 20000 germanaj vortoj kaj 30000 tradukoj. Kvarobla numero ĵus aperis! Prezo 1.— mk. g. Sprechen Sie Esperanto? Enkonduko en la esperantan konversacion. Prezo 0,25 mk. g. Einführung in die Esperanto-Handelskorrespondenz. Esperanta-germana komerca korespondo. (Duobla n-o.) Prezo 1.— mk. g. Postulu senpagan prospekton kun prov-paĝoj de Tagblatt-Bibliothek, Wien I, Wollzeile 22.
— pàgina 8 —
Jubileo-Ĉeno¹)
Kovrijkin (Assake) 1,50 rubl.; K-dino Ŝmidt (Vjatka) 1 rubl.; Olalla (Le Bouceau) 10 fr. fr. invitas ĉiujn siajn gekoresp.-antojn fari la samon. Gefratoj Jäckel (Bad Schlag) 10 kr. ĉ. alvokas ĉiujn siajn gekoresp.-antojn. Aas (Honningsvag) 0,50 mk. g.; A. Bleier (Budapest) 1 pengo; Kaulich (Budapest) 1 pengo; King (Waltham-Abbey) 2/- ŝil.; E. Grande (Wurzen) 2 mk. g. laŭ alvoko de sia rusa K-dino Medvedeva. Raupach (Burkhardtsdorf) 1 mk. g. alvokas Genŝaft (Smolensk), Földi (Budapest), Meneŭ (Palma de Mallorca), Baranoĉnik (Ĥarbin), Kuorikoski (Himanka), Stahurski (Ludinovo). Batrakov (Kurgan) 1 rubl. laŭ invito de Capoulade (Cette) kaj invitas Sokolov kaj Spiĵarskij (Kurgan). Steinhofer (Hirtenberg) 1 ŝil. aŭstr.; Kazoks (Riga) 1,50 lat.; Astafjev (Samara) 1 rubl.; K-dino Kazina k. K-do Heeger (Ufa) 1 rubl.; Kojevnikov (Visimo-Ŝajtanski Zavod) 1 rubl. laŭ invito de Jeleznjakov. Eberle (Pokrovsk) 1 rubl. invitas Soroko. Lidin (Moskvo) 1,25 rubl.; Lab. Esp. Socio «Laboro» (Lublin) 3 zlot., alvokas Bässler (Leipzig), Kuzmiĉ (Ĥarkov), Feodorov (Leningrad), Szczyrbowski (Berlin, adr. la sama), Rujanski (Moskvo), Szwarz (Dijon), Gabiga (Tarnov), Huttar (Ĉeske Budejovice), Koss (Warszawa). Filimonov 1 rubl.; Ferje 0,50 rubl.; Smirnov 1 rubl.; K-dino Zaborŝĉikova 1 rubl., Gek-doj Kalinin k. Voskresenskaja 0,64 rubl. (ĉiuj en Pskov), alvokas Sorokin, Sizov, Porozov, Lokteva, Press (Pskov), Gude (Ostrov) k. Krasnoumov (Porĥov). Laŭ alvoko de Graĉev K-do 3409 aĉetas 1 dol. obligacion kaj alvokas fari la samon K-dinoj: Kurpova, Frolova, Simon, K-doj: Kaufman, Arefjev, Andronikov, Mizerovskij (Iv. Voznesensk) k. Ujtem Art. (Burnley); K-do 55 (Francio) 30 fr. fr.
¹) Vidu n-on 100 de «S-ulo».
*
NIA POŜTO
3939. — Via informo jam aperis en la ĉiutagaj ĵurnaloj. Notu bone en la memoron, ke deklaroj de ŝtataj gvidantoj estas tuj dissenditaj telegrafe per agentejoj. — Red.
4358. — Vian alvokon ni ne enpresos unue, ĉar en Firenze ne estas SAT-anoj, due, ĉar ĝi, kiel anonco, devus esti pagita.
Popfil. — Oni diras «En la tagordo».
7338. — 1. Ne nur vi, sed neniu SAT-ano ricevis la jarlibron por 1927, ĉar ĝi ankoraŭ ne estas finpresita. 2. Por interkorespondi kun Ĉinio anoncu vian deziron en «S-ulo». 3. «Ŝakro» malhonesta afero, procentegado. «Ili elmordos al si la dentojn» figure signifas «ili vane penos».
227. — Ni konsentas pri publikigo de la menciita recenzo. — Red.
7374. — La temo, kiun vi proponas pridiskuti, interesas nur la sovetianojn. Sekve ĝi ne povas trovi lokon en «S-ulo». — Red.
[REKLAMO p.8] Poŝtkartvesperon aranĝos la Lab. Esp. Grupo por siaj lernantoj kaj por ricevi propagandmaterialon por ekspozicia celoj. Gek-doj el ĉ. l. morale subtenu nian laboron per sendo de artepresitaj PI, montrantaj popoltipojn k. urbvidaĵojn. Afranku bfl. Ĉiu sendinto ricevos rekompence belan bildokarton de ĉi tie. Ankaŭ PM ni interŝ. Adr.: K-do KURT BENZIEN Emmerberggasse, 5, Wiener-Neustadt (Aŭstrio)
Ĉe la neŭtraluloj.
TRA LA GAZETARO
Seriozaj, neflatemaj kaj kompetentaj recenzistoj mankas en la esperanto-movado. Tro ofte oni legas laŭdojn pri verkoj, kiuj entenas multe da malaprobindaĵoj.
Nu, okazis lastatempe, ke angla recenzisto ne laŭdis iun verketon de S-ro Teo Jung: «La Alta Kanto de l’Amo». Tia neatendita sinteno kaŭzis grandan ekscitiĝon ĉe la malkontenta aŭtoro. Sed li eldonas gazeton: «Heroldo de Esperanto», kaj do povis puŝtrudi al siaj legantoj kvinkolonan pledon por pruvi, ke lia poemo estas, se ne ĉefverko, almenaŭ bonega kaj inda je ĉies laŭdoj. Kaj jen la laŭdoŝatanto kvazaŭ minace deklaras:
«Per tiaj tute nepravigeblaj recenzoj oni ne utilas la esperanto-aferon. Oni atingas eventuale, ke la malmultaj talentuloj inter niaj verkemuloj forlasos la verkadon kaj eĉ la movadon…«
Fulmotondro! kia katastrofo ja estus, se la verkemuloj, kies sola inspiro kaj instigo estas la espero ricevi laŭdojn, ĉesus verkadi. Atentu la danĝeron, sinjoroj recenzistoj. Ne imitu la anglan kolegon. Senigu vin je la opinio, ke bona, estonthava verko povas esti nur tiu, kiun inspiris nobla ideo, forta konvinko, neretenebla bezono ĉe la aŭtoro elkrii sian penson, siajn sentojn, eĉ se tio riskkas okazigi al li nur malaprobojn kaj atakojn, — eble malliberiĝon.
Sed estas dubinde, ĉu tiaj homoj troviĝas en la neŭtrala movado. Ĝenerale ĝi ja estas nur hipokrita interlaŭdejo. Kaj estas preskaŭ skandalo, kiam iu recenzisto ne eldiras la kutimajn nesincerajn flataĵojn.
*
La neŭtralismo ŝajnas esti en danĝero. Ni aŭskultu, kion diras pri tio «Espero Katolika»: «Kiam oni komparas la SAT-movadon kun la IKUE-movado, oni devas nepre konfesi, ke nia movado estas nur pigmeo apud tiu kvazaŭgigantulo. Kiu kaŭzas tiun grandan diferencon? Ni mem.
«La laboristaj esperantistoj ja starigis apartan esperanto-movadon, kies sukceson ili ŝuldas al siaj klopodoj propraj. Dume la katolikaj esperantistoj plejparte kunlaboras, per siaj aliĝoj, al neŭtralaj societoj; per siaj abonoj al neŭtralaj gazetoj, unuvorte al la ĝenerala esperanto-movado… Tio ne povas senfine daŭri. Ĉu ni volas, — aŭ ne, — meti esperanton je la servo de la Eklezio, de Kristo?»
Terure! la «satana» spirito enŝoviĝas en la diaj rondoj…
*
Okaze de la Jubilea jaro de esperanto, «Kataluna Esperantisto» malĝoje parolas: «Se nia lingvo staras senmove… tio ne estas kulpo de la lingvo mem nek de la medio ĉirkaŭanta ĝin. La kaŭzojn ni devas serĉi en la esperantaj rondoj mem, kiuj trankvile kunplektis la brakojn kaj esperas, ke per si mem ĉio fariĝos…»
La aŭtoro de la artikolo, S. A. Jofré, eble iel pravas. Tamen ŝajnas ke blindigas lin lia kataluna patriotismo. Li ne vidas, ne komprenas, ke esperanto ne estas kreita de ĝia aŭtoro por ebligi, ke katalunoj legadu katalunan gazeton redaktitan esperantlingve. Nia lingvo ja havas ian signifon, nur se ĝi ebligas, plifaciligas la internacian intelektan vivon kaj ĉiujn ceterajn internaciajn interrilatojn.
Tiuj niaj rimarkoj ne celas nur la katalunan patriotismon, kiu naskigis katalunan esperantlingvan gazeton, sed ĉiujn patriotismojn, kiuj naskigis similajn nebezonatajn organojn. Eŭtrapel.
[BILDO p.8 | 65,7,92,13] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj plumo inter dekoraciaj randoj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Vortoj de Profesoro Th. Cart, elektitaj kaj kolektitaj de S. Grenkamp kaj R. de Lajarte. Eldonejo: «Esperantista Voĉo», Jaslo, Polio — 1927. Formato: 13×18 cm. 138 pĝ. Prezo: 2,50 sv. fr.
Ĉi volumo entenas precipe mallongajn artikolojn, aperintajn en la antaŭmilita revuo Lingvo Internacia. Ili estas ordigitaj laŭ jenaj temoj: Sinforgesemo, Socia demando, Pri fideleco kaj reformoj, Pri natura evoluado, Pri la Lingva Komitato, Pri la scienca lingvo, Diversaĵoj.
Estas superflue diri, ke la tuta enhavo estas modela je la verka kaj lingva vidpunkto. Necesas nur insisti pri tio, ke la sperto instruas ĉiutage, ke la prilingvaj ideoj de S-ro Cart estas ĝustaj kaj aprobindaj. Se la esperantistoj ne kutimiĝas konsideri sian lingvon kiel vivantan kaj sekve trakti ĝin kiel la t. n. naturajn lingvojn, ne povas esti dubo, ke pli malpli frue esperanto disfalos en dialektojn. Diskutojn pri ŝanĝoj farindaj en nia lingvo ni devas kiel eble plej eviti.
Estas domaĝe, ke la kolektintoj enmetis artikolon per kiu vidiĝas la patriotismo — ni povus eĉ diri la ŝovinismo — de S-ro Cart. La legantoj juĝu mem per la jena cito el artikolo titolita: Paco.
«La pacon ni volas, ni ĉiuj volas.
Sed kian pacon?
Ĉu paco, al kiu sufiĉus la forigo de interhoma malamikeco, la foresto de internacia milito?
Sed tia paco estus nur «pasiva» paco, kaj, se ĝin oni devus pagi per malapero de la karakteroj, per malapero de la persona individueco, per malapero de nacioj, — tiuj plej altaj individuoj, — tro kare oni ĝin aĉetus.
Kaj vere, pli danĝera ĝi estus por la homaro, por la naciaro, ol la plej akraj malamikecoj, ol la plej kruelaj militoj, ĉar ĝi estus nur paco per la silento, la paco en la morto.»
Estas interese noti, ke tiu ŝovinista artikolo aperis en februaro 1914. Ĝi signas la militeman febron kiu jam pli malpli malsanigis la spiriton de la eŭropaj intelektuloj. El ĉiuj religioj la patriotisma religio estas ja la plej danĝera kaj detruinda. Ĝi igas inteligentajn kaj klerajn homojn diri plej egajn sensencaĵojn. Legante la dirojn de S-ro Cart oni kredus, ke tiu franco ne konas la historion de sia propra lando. La nacia unuecigo de Francio ja okazigis, rilate la provincojn, ĝuste tion, kio indas, laŭ S-ro Cart, estis defendata per «plej kruelaj militoj». Kaj tamen la francia paco ne estas «paco per la silento».
Tiu makulo tamen ne sufiĉas por senvalorigi la ceteron, kiu estas rekomendinda. La volumo estas bele presita sur bona papero. E. L.
Sibirien, das ewige Schweigen, de Fritz Maul. Woog-Verlag, Darmstadt. 29 pĝ., prezo: 0,60 germ. m. Tendenca pacifisma rakonteto el la revoluciaj tagoj de Rusio.
Unuekzemplere ricevitaj libroj
Miraklaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo. Rime verkita kaj eldonata de Dreves Nitterdijk L. K. Domo «Zamenhof» Hilversum (Holando). Kun 152 bildoj kaj 162 strofoj. Rekomendita de E. L. A. 76 pĝ. Prezo: 1,25 sm.
Fajeroj. Unua poemaro de Adalberto Smit. S. A. Holanda Esperanto Oficejo. Laren (Holando). 64 pĝ. Prezo: 0,50 sm.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 138, 21 de maig de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 138 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — 21. Majo 1927
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner
LA TEKNIKA PROGRESO ESTAS NEHALTIGEBLA
La maŝindetruantoj
Ĉu vi konas la historion de la ŝpinmaŝino?..
En jaro 1767 malriĉa angla ŝpinisto, James Hargreaves (Ĝems Hargrivs) post multaj malfacilaj studoj kaj senfruktaj provoj, sukcesis fine konstrui la unuan uzeblan ŝpinmaŝinon. Tiu ĉi maŝino, al kiu li donis la nomon de sia filino “Jenny“, malgraŭ sia malperfekteco, povis produkti multfoje pli da ŝpinaĵo ol la antaŭaj manŝpiniloj; unu laboristo povis per ĝi plenumi la laboron de dek manŝpinistoj. Kaj la manŝpinistoj tion bone komprenis. Ili vidis jam antaŭ si la minacan ombron de senlaboreco, la kruelan vizaĝon de mizero kaj malsato, kaj ili detruis “Jenny“. La malfeliĉa eltrovisto mortis malriĉa kaj malbenita de siaj kunfratoj-laboruloj.
En 1769 Richard Arkwright (Riĉad Akrajt), angla razisto, komencis tre malzorge pritraktadi la hararon de siaj klientoj… Ĉiuj liaj pensoj estis direktataj al unusola celo: perfektigi la maŝinon de Hargreavs. Sed ankaŭ ĉi tiu eltrovisto devis subiĝi al la malfeliĉa sorto de sia antaŭulo. La klientaro iom post iom forlasis lin, lia edzino, ne dezirante plu toleri mizeron, piede disrompis lian maŝinon kaj forlasis lin kun sia infano. Li ne cedis tamen en la lukto, rekonstruis la maŝinon… kaj denove la ŝpinlaboristoj detruis ĝin. Lin mem ili volis dronigi en Tamizo kaj nur hazarde li sukcesis forkuri en urbon Nottingam, kie riĉa bankisto Strutt helpis lin. En la fino de la sama jaro Arkwright’aj maŝinoj jam estis industrie uzataj, la eltrovisto fariĝis riĉa kaj eĉ nobeligita de la reĝo. Kaj nun, dank’ al Arkwright la ŝpinindustrio fariĝis grandega kaj gravega industri-branĉo.
* * *
La laboristoj, kiel oni vidas, detruadis la maŝinojn, kiuj minacadis ilin per senlaboreco. La du donitaj ekzemploj, prenitaj nur el unu industrifako, estas nur unuj el multegaj. Preskaŭ neniam anstataŭado de laborista forto, de karnaj brakoj per brakoj el ŝtalo, okazadis sen energia kontraŭstaro flanke de la laboristoj.
Ne temas nur pri estintaj tempoj. Jen kion mi legas en lasta bulteno de SAT-Informservo:
Maŝinatakantoj en Ĉeĥoslovakio
Miloble kolektiĝis la vitrolaboristoj el la Iser-montaro kaj komune atakis, disrompis novinventitajn vitromaŝinojn. Sed aperis ĉeĥaj ĝendarmoj kaj “restarigis la ordon“. Jam depost jarcentoj en koncernaj lokoj ekzistas t. n. vitro-hejmindustrio. La fabrikado de la vitraĵoj estas kvazaŭ arto de la tiea loĝantaro. Kaj nun oni provis enkonduki maŝinojn; ĉiu maŝino fabrikas tiom en unu tago, kiom laboristo kun sia familio nur povas fabriki en semajnoj ja eĉ en monatoj. Per la enkonduko de la maŝinoj la loĝantaro de kelkaj lokoj estas kondamnita al daŭra senlaboreco; la vitraj-artistoj ja faris ĉiam la saman laboron kaj efektive ne povas nun lerni novan metion. Do, loĝantoj de tutaj distriktoj de Bohemio vidas antaŭ si mizeregon, senlaborecon kaj morton pro malsato.
Tiel estis, tiel estas kaj eble ankaŭ estos tiel. Almenaŭ la konata franca verkisto Claude Farrère (Klod Farer) priskribas, en sia fantazia romano “Les condamnés à mort“ (La kondamnitaj al morto), la momenton, kiam la maŝino, la “ŝtala homo“, tute senbezonigos laboristan forton plene anstataŭante ĝin. La laboristoj estas detruontaj la “ŝtalajn homojn“, sed la fabrikposedantoj mortigas la laboristojn per iu maŝino neniiganta ĉiun vivantan materion. Fina triumfo de l’ maŝino!.. Claude Farrère bone formulis en sia romano la problemon de l’ maŝino. Liaj konkludoj estas tamen eraraj.
* * *
Ĉu la laboruloj defendu sin per detruado de maŝinoj? Ĉu tio iel helpos ilin?
Ni vidis jam, ke la maŝino similas mitan beston, sur kiu aperadis sep kapoj anstataŭ unu forhakita. La teknika progreso ne estas haltigebla. Anstataŭ unu detruita maŝino estos konstruitaj cent novaj.
Se la anglaj ŝpinistoj en XVIII. jc. ne konsciis ankoraŭ la nepran kaj neeviteblan estiĝon de kapitalisma sociordo, la nuna proleto devas bone kompreni la teorion de Marks, laŭ kiu la vojo al la socialismo iras tra kapitalismon. Plirapidigi la disvolviĝon de kapitalisma sociordo, akceli la estiĝon de internaj kontraŭaĵoj en ĝi, — jen estas la tasko de klaskonscia proleto! Kaj ne per detruado de maŝinoj oni atingos la finan venkon de Proletaro.
Ni ne forgesu, ke ĉiu nova maŝino, pligrandigante la produktkapablon de laboristo, ebligas al li produkti dum malpli longa tempo la saman kvanton da aĵoj. Sekve ne detrui oni devas la novaperintan maŝinon, sed saluti ĝian aperon, postulante malgrandigon de labora tempo.
Se laboro antaŭe postulinta 8 horojn, kun nova maŝino necesigos nur 7 horojn, oni postulu sephoran labortagon. Kaj kiam ni atingos fine la socialismon, la necesa labortago estos eble nur unuhora, tioman perfektecon tiam havas la maŝinoj. Kaj tiam la homo fariĝos ne sklavo de laboro, sed mastro de l’ maŝino. Opi.
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
Blanka teroro furiozas en Jugoslavio
Jugoslavio estas inter tiuj ŝtatoj, kie blanka teroro triumfas, kie plej malgranda movado de laborista klaso estas sufokigata per plej kruelaj metodoj. La Laborista klaso estas senrajtigita eĉ de la plej malgranda “demokrata“ libereco ĝi rajtas nur donadi profiton al siaj ekspluatistoj.
Karceroj en la tuta lando estas plenaj da niaj plej bonaj batalantoj, kiuj estas kondamnitaj nur pro tio, ke ili volis plibonigi vivon de tiuj, kiuj ĉion produktas kaj nenion posedas.
De 1918 (de kiam estas “liberigita“ ĉi tiu ŝtato) ĝis komenco de 1926, la statistiko de klasbatalo estas jena:
15 politikaj mortpunoj
300 politikaj mortigoj publikaj kaj sekretaj
21 500 politikaj arestoj
2 500 politikaj emigrintoj.
Nur en Ĥorvatio 8 niaj K-doj, kiuj troviĝas en karceroj, estas entute kondamnitaj je 142½ jaroj, do ĉiu proksimume je 18 jaroj da karcero.
Oni kalkulas, ke nuntempe en Jugoslavaj karceroj troviĝas 600 politikaj malliberuloj.
Kvankam tiuj ciferoj ne estas kompletaj, ili tamen proksimume montras la burĝan “demokratecon“ en ĉi tiu lando.
Vivo de tiuj herooj de klasbatalo estas terura, ĉar ili en karcero vivas pli malbone ol iu ajn simpla krimulo.
Komence de aprilo en karcero de Mitrovica 7 niaj K-doj kondamnitaj je malliberejo pro komunismo estis devigitaj, por pli bonigi sian mizeran situacion, komenci strikon per malsato. Samtempe ili sendis leteron al ministro de justeco postulante pliboniĝon de sia vivo kaj ke oni agu kun ili kiel ordonas leĝo. Pasis 13 tagoj de tiu tempo kaj poste la tuta burĝa gazetaro eksilentis pri tio. Nuntempe (23. IV.) oni ne scias kio okazas kun tiuj K-doj, neniu scias ĉu ili vivas ankoraŭ. Kelkan tempon post tio en V. Beĉkerek 13 niaj K-doj komencis ankaŭ strikon per malsato, ĉar oni ilin tenas en karcero jam du monatojn sen ia ajn klarigo.
Por ke alilanda K-daro vidu kiel vivas en jugoslavaj karceroj politika arestito, mi donos kelkajn citaĵojn al la letero adresita al la ministro de justeco.
“Efektive ni troviĝas en pli malbonaj kondiĉoj, ol simplaj krimuloj, kaj en kelkaj aferoj ni devas envii la sorton de iu ŝtelisto aŭ mortigisto.“
“Dum kvin jaroj ambaŭ Cipuŝeviĉ troviĝas en izoligaj karceroj, preskaŭ kvin jarojn pasigis tie Lajoŝ Ĉaki, jam pli ol tri jarojn tie troviĝas Milutin Rajiĉ.“
[BILDO p.2 | 30,18,72,70] Desegnaĵo: karcera pordo kun kradita fenestreto; sur ĝi falas la ombro de soldato kun pafilo kaj bajoneto.
12 000 000 da sklavoj en ĝendarma Jugoslavio
“Oni scias ja, ke en izoligajn ĉelojn oni sendas ĝenerale nur por kelkaj tagoj. Tamen la politikaj malliberuloj dum jaroj troviĝas tie…“
“Milutin Rajiĉ kaj Spasoje Stejiĉ estas nun nerve malsanaj kaj pli taŭga loko por ili estus nervmalsanulejo.“
“Cipuŝeviĉ kaj lia onklo malliberas jam naŭ jarojn el kiuj dum 4½ jaroj unu el ili estis enkatenigita.“
“Ĉaki portas katenojn 4 jarojn, Stejiĉ jam 5 jarojn.“
“…ne pli ol unu letero kaj unu vizito ĉiudumonate estas permesataj al politikaj malliberuloj, dum la simplaj krimuloj ĝuas tiurilate plej larĝan liberecon.“
Se oni legas “16 jarojn en Siberio“ kaj komparas la situacion de politikaj arestitoj en cara Rusio kun tiu de la jugoslavaj malliberuloj, ŝajnas ke eĉ la cara reĝimo estis pli milda, ol la jugoslava “demokrateco“.
Protestu, ĉiulandaj K-doj, protestu per paroladoj kaj per gazetoj. Helpu al ni rompi la katenojn! BuBo, Zagreb.
P. S. K-doj! En la nomo de K-doj el Jugoslavio vi estas petataj traduki ĉi artikolon kaj presigi ĝin. Ĉiuj sciu kiel aspektas la hipokrita registaro de Jugoslavio.
Unu ekzempleron de gazeto en kiu ĝi aperos sendu al SAT-administracio kun mencio: “Por BuBo“.
★
Pli da virinoj ol da viroj…
8 665 000 germaniaj virinoj, havantaj pli ol 20 jarojn estas senedzecaj
La aprila kajero de la revuo “La nova generacio“ enhavas artikolon de D-ro Hans Saerting pri la supernombro de virinoj kaj senedzeco en Germanio, kiu donas interesan materialon. Antaŭ la milito la homnombrado en la jaro 1910 montris, ke je 1000 viroj estas 1029 virinoj. Tiu supernombro estis siatempe ekonomie ne tiom grava, ĉar ĝi preskaŭ ekskluzive konsistis el la aĝogrupoj de pli ol 45 jaroj. Sole en la aĝo de 50 ĝis 60 jaroj, ĉe la nombroproporcio de 2 265 000 viroj je 2 535 000 virinoj, estis virina supernombro de 270 000. Ĉe la ekonomie plej gravaj aĝogrupoj de 20 ĝis 45 jaroj ekvilibris la nombroj de viroj kaj virinoj. En la aĝo de 20 ĝis 25 jaroj eĉ plimultis la viroj.
La mondmilito ege pliprofundigis la malproporcion. Laŭ la rezulto de la homnombrado de 16. VI. 1925 la loĝantaro de Germanio egalas 62 470 000 personojn, el tiu nombro 30 120 000 viroj kaj 32 350 000 virinoj. Estas do nun je 2 230 000 pli da virinoj, do nombro kiu estas multfoje pli granda ol antaŭ la milito. Krom tio ĉi supernombro dispartiĝas je ĉiuj aĝogrupoj kaj estas granda unuavice ĉe tiuj, kiujn oni konsideras ĉe la geedziĝoj t. e. en aĝo de 20 ĝis 45 jaroj. El 23 490 000 personoj de tiu aĝo estas 10 875 000 viroj kaj 12 615 000 virinoj; sekve la virinoj plimultas je 1 740 000, tiel ke je 1000 viroj de tiu aĝo estas 1 160 virinoj. Krom tio tiu statistiko montras ankaŭ, ke el tiuj menciitaj 10 875 000 viroj pli ol 4 750 000, preskaŭ 44% restas senedzecaj!
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
Pli granda estas la laŭnombra diferenco en la aĝo de 30 ĝis 35 jaroj. En la tutnombro de 4 300 000 personoj de tiu aĝo troviĝas 2 451 000 virinoj kaj nur 1 849 000 viroj, tiel ke la virina supernombro estas 602 000, sekve je 1000 viroj en aĝo de 30 ĝis 35 jaroj oni kalkulas 1325 virinojn.
El tiuj 12 615 000 virinoj en aĝo de 20 ĝis 45 jaroj estas 5 300 000 ne edziniĝintaj; el 1000 edziniĝmaturaj virinoj estas pli ol 420 senedzecaj! Alkalkulante la fraŭlinajn, vidviniĝintajn, kaj eksedziniĝintajn virinojn pli ol 45-jarajn ni trovas, ke la statistika resumo de la senedzecaj virinoj, havantaj pli ol 20 jarojn, montras al ni la majestan nombron de 8 665 000.
Tradukis Rolo.
★
TAGO EL MIA VIVO
Jen tago el la vivo de “rabfakano“ (studento de laborista fakultato) el Ivanovo-Voznesensk. Tiu ĉi studento ne estas plu juna. La cara registaro ne ebligis verŝajne al li lernadon; li komencis frue la panakiran laboron. Sed nun ankaŭ li povas profiti la lumon de scienco. Kaj legante lian simplan rakonton vi vidos kiel lia tago estas dividita inter lernado kaj sociutila laboro.
Mi estas 34-jara. Mi laboras en la biblioteko de la laborista klubo kaj mi lernas en la Laborista Fakultato de la loka Politeknika Instituto.
La urbo Ivanovo-Voznesensk, en kiu mi loĝas, estas granda teksaĵindustria centro ofte nomata “Ruĝa Manchester“¹) Ĝi havas 300 000 loĝantojn.
Mia familio konsistas el mia edzino kaj la du infanoj: filo kaj filino. Ni loĝas kvarope en malgranda dometo (4×6 metroj).
La dometo havas nur unu ĉambron divididitan per maldika muro je kuirejo kaj propradire ĉambro. En ĉi lasta staras la litoj, tablo kaj kvar seĝoj. La dometo estas jam malnova kaj putriĝanta. Estas en ĝi tri fenestroj flanke de la korto, kiu estas malpura kaj malbonodora.
Mia tago pasas nun jenmaniere. Ĉiumatene mi vekiĝas je la 8-a. Jam de la 7-a horo mia edzino ekbruligas la fornon preparante por mi teon kaj matenmanĝon. Trinkinte kaj manĝinte mi foriras je la 8,30 h. la lernejon. La lecionoj komenciĝas je la 9-a. Mi estas studento de la III-a kurso. Dum la tago okazas ses 45-minutaj lecionoj. Mi studas jenajn objektojn:
- Matematiko (algebro, trigonometrio, mekaniko kaj fiziko); 2. Kemio; 3. Teorio de evoluo; 4. Politika ekonomio; 5. Historio de la klasbatalo kaj de la komunista partio; 6. Literaturo.
Ĉiuj lecionoj estas tre interesaj, ĉar la instruado en Sovetio estas libera.
Post du monatoj mi finos mian studadon ĉi tie kaj transiros la Laboristan Universitaton.
La lecionoj finiĝas je la 2,30 h. kaj mi iras hejmen kie post 15 minutoj mi tagmanĝas kun mia filo. Dum tiu tempo mia edzino laboras en granda teksaĵfabriko kiel servistino en la fabrika kontoro kaj la filino laboras en alia granda fabriko kiel teksistino.
Je la 3,15 h. mi iras trian teksaĵfabrikon kie mi laboras kiel bibliotekisto.
[BILDO p.3 | 34,23,49,38] Portreta foto de lipharta viro en jako kaj kravato.
K-do N. I. Ŝumarin (Iv.-Voznesensk, Sovetunio)
La biblioteko en kiu mi laboras, estas en la fabrika korto apud la laborista klubo. Krom mi en la biblioteko laboras ankoraŭ bibliotekistino disdonanta la librojn de la 11-a ĝis la 5-a. Mi laboras de la 3,30 h. ĝis la 9,30 h. La biblioteko havas 7000 librojn, kaj 1100 legantojn. Ĝin vizitas ĉiutage 100—150 personoj. Al ĉiuj la libroj estas senpage donataj hejmen.
Vespere post la laborfino mi iras kunvenon, ĉu partian (mi estas ano de la Komunista Partio), ĉu profesian (kie mi partoprenas diskutadon pri metodoj de biblioteklaboro, pri interesoj de la legantaro, pri novaj libroj ktp.)
Mi vizitas ĉiumonate du partiajn kunvenojn, du profesiajn kaj kvar kunvenojn de la loka fako de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo kie mi babilas esperante kaj legas ricevitajn librojn kaj leterojn.
[BILDO p.3 | 34,55,60,71] Foto de malgranda ligna kampara domo kun kvar fenestroj, en neĝo.
Dometo neluksa . . . sed loĝebla.
Dum aliaj vesperoj mi legas librojn kaj ĵurnalojn hejme. Je la 11-a—12-a mi enlitiĝas.
Dimanĉe mi ne laboras, sed promenas kun mia edzino kaj iras teatron aŭ kinematografon.
Mia filino estas komsomolanino kaj sportanino. La filo estas “Oktobrano“ (ano de infana organizaĵo). Li vizitas klubon kie li ludas, kantas kaj rigardas kinematografajn aŭ teatrajn porinfanajn prezentadojn.
N. I. Ŝumarin (5618).
¹) Manchester (elparolu Menĉester) plej granda teksaĵindustria urbo en Anglio.
EL RUMANIO
La tutmonda Proletaro aŭdu pri siaj subpremitaj fratoj el “demokrata“ Rumanio. Oni scias, ke simile je siaj pli grandaj latinfratinoj: Mussolini-a Italio kaj Rivero-a Hispanio, Rumanio estas regata de registaro plejparte konsistanta el generaloj kaj prezidata de generalo Averesku — rumana, marioneta Mussolini, servisto de la granda kapitalo.
La multe suferinta rumana Laboristaro devas toleri ne nur la “leĝan“ blankan teroron de la demokrata registaro — esprimanta la “popolan“ volon — sed ankaŭ la nigran teroron de la organizataj faŝistaj bandoj. Kaj, honte! tiuj bandoj estas organizoj de la universitatanoj — plejparte senkonsciaj prolet- kaj kamparan-idoj. La registaro provokas la momenton, kiam ĝi povos ĵeti tiujn sangavidajn rabistojn kontraŭ la malbone organizita Laboristaro.
Antaŭ monato okazis la proceso de iu K-do antaŭ la milita juĝantaro (ekzistas ja esceptaj leĝoj por la publika “defendo“!). Kiel atestanto inter aliaj, estis vokita K-do Marcel Cachin (Marsel Kaŝen). Nia “naciema“ studentaro publikigis manifeston vokantan la bataleman kolegaron antaŭen aliri K-don Cachin’on kaj akcepti lin “inde je rumanianoj“.
La Laboristaro organizita en Unuigaj Sindikatoj (ne flavaj!) decidis simpatie manifesti je la alveno de sia francia K-do kaj se necesus — lin defendi per propra sia “korpo“. Ambaŭ partioj vane atendadis K-don Cachin, ĉar li ne estis enlasita Rumanion.
Jen la provokeco de la registaro: du tagojn antaŭe ĝi jam sciis, ke Cachin ne plu venos; ĝi tamen ne anoncis tion! Estas ja evidente, ke ĝi deziris novajn laboristprocesojn, novajn milojn da tagoj de malliberejo por la laboristoj.
Jen bildofakto: soldatoj fikse tenas laboriston. Samtempe la studentoj lin batas ĝis la sango abunde elfluas, ĝis li estas preskaŭ mortanta. La ribelulo — “la komunisto“ — estas malliberigita.
Alia fakto: jen sangokovrita laboristo apenaŭ starpova. Soldatoj lin tenas kaj prokuroro postulas liajn dokumentojn. Laboristo!… en malliberejon!
Tiel senkompate estis turmentata de la studentaj bandoj la malgranda laborista grupo. 75 laboristoj estis malliberigitaj. La sekvantan tagon 5—6 neĉeestintoj estis ankaŭ arestitaj kiel… moralkaŭzintoj de la malordo. Studentoj arestitaj estis nur 2—3, sed ili estis preskaŭ tuj liberigitaj. Iu el tiuj baldaŭaj regantoj de “feliĉa“ Rumanio deklaris, ke al li la sorto ordonis, ke li mortigu Cachin’on!
Epilogo: 24 laboristoj estis kondamnitaj pro “provoko al malordo“.
Antaŭ la kondamno de la laboristoj, studenta malplimulto konsistanta el he-
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
breoj, komunistoj kaj aliaj “fremduloj“ eliris kun protest-manifesto kondamnanta la sovaĝajn, mortigemajn agojn de sia kolegaro. El tio rezultis nova proceso kaj pliaj kondamnitoj.
Ĉiutage la “ordemaj“ studentoj “juĝas“ propramaniere hebreojn kaj bolŝevikojn kaj ĉiutage la ministro por Interno asertas, ke ordo regas en Rumanio kaj ankaŭ konkordo inter la diversaj naciaj loĝantoj en tiu nova Aŭstro-Hungaria monarkio de la Balkanoj.
Oni scias, ke post la granda milito Rumanio atingis miljaran idealon sian — la “unuecon“, t. e. ke ĝi subpremas 7 000 000 alinacianojn (el 15 000 000-a loĝantaro): hungaroj, hebreoj, rusoj, germanoj, bulgaroj, turkoj k. a.
Hungaroj kaj germanoj loĝantaj en Transsilvanio estas rilate pli “milde“ regataj, kaŭze de iliaj fortaj politikaj kaj ekonomiaj organizoj.
La aliaj nacioj — ve al ili! Ili ne havas “defendulojn“. La rusoj? Dorse ili havas Sovet-Union, sed ĝi ne estas rekonita, nek ano de la “Ligo de Nacioj“. Hebreoj? Ili eĉ patrion ne havas! Bulgaroj? Turkoj? Ili estas balkanaj barbaroj! Por ili ekstermigo!
Ĝenerale la politika kaj ekonomia stato de la malplimultoj en Besarabio kaj Dobruĝo kaj la speciala ekonomia stato de la duonsklava rumana kamparano ne povas esti bone elmontrata en nur unu artikolo. Pri ĉi tiuj temoj mi intencas aparte kaj dokumente sciigi per venonta raporto.
La K-doj rilatantaj kun Balkana Federacio, kies sidejo estas en Wien, estas petataj konigi la faktojn rilate al Rumanio kaj speciale al Besarabio kaj Dobruĝo al ĉi tiu interbalkana proleta organizo. Alimaniere oni preskaŭ ne povas rilati kun la federacio. Sennaciano.
★
TIEL ONI FESTAS EN LABORULA RESPUBLIKO
Dum cara reĝimo Rusio festis naskiĝon, reviviĝon ktp. de neniam ekzistanta Dio aŭ naskiĝon de same malutila caro. Ambaŭ festojn la popolo partoprenis nur pasive, ripozante de pezlaborado. Dum la festoj oficistoj (superaj) ricevadis donacojn… ordenojn kaj similajn ludilaĉojn. La popolo ricevadis iafoje brandon kiel stultigilon kaj morton… memoru Ĥodinka’on dum kronado de la lasta caro. Ne festantaj aktivuloj ricevadis arestojn, juĝon, punon.
Ĉio malsimilas post proleta revolucio. Revoluciaj festoj estas ekzamenoj de atingoj, estas voko al ribelo, montrado de sukcesoj de senproprula mastrumado. Gelaboristoj dum la festoj inaŭguras en ĉiuj anguloj de vasta Sovetio utilajn, necesajn, grandajn konstruojn ktp. Ĉie vidiĝas ruĝaj venksignoj en dua (ekonomia) kaj en tria (kleriga) frontoj, spite oficiala kaj neoficiala blokado.
Same estas en Iv.-Voznesensk, teksindustria centro. Estis inaŭgurita fabrikokuirejo, liberiganta la laboristinon je poto, estis inaŭgurita akvokondukilo… jes, dum kapitalista epoko, la urbo havis pli ol 100 000 loĝantojn, tamen ne akvokondukilon. Lastatempe ni inaŭguris panfabrikon kun tre ŝparigaj fornoj, konstruitaj de iu soveta eltrovisto. La bakejego preparadas ĉiutage 50 tunojn da pano per maŝinoj, kio garantias purecon. Estis inaŭgurata infankonsultejo kaj nova speciale konstruita lernejo. Similaj inaŭguroj okazas en aliaj lokoj de la regiono.
Por sekvontaj festoj (oktobro, majo, Lenintago) en nia urbo estas konstruataj: ŝpin- kaj teksfabrikejoj, lernejoj, higienejo, asekuroficejo kaj tramo. Sekvontfeste ni plenumos la promeson likvidi la senalfabetecon en RSFSR je 10-a datreveno de Revolucio (1927). Laŭ ĉi citaĵoj en la regiono estas jenaj atingoj: 1920 48%; 1925 14%; 1926 10% da analfabetoj.
Atentu, kiel ege malkreskis la analfabeteco. Inter industriaj laborantoj estas nur 5,6% da senaboculoj. Diversmaniere ni likvidas la heredaĵon. En vilaĝoj ekzistas kiel klerigejo, kampardometo-legejo, multajn tiajn oni hodiaŭ inaŭguras; nenio simila ekzistis antaŭe kaj nun en nia regiono estas 300 ŝtataj “izba-ĉitalna’oj“. Dum cara epoko, drinkejoj kaj preĝejoj svarmis, sed nun el la plej multaj oni faris klubejojn, lernejojn ktp. Ne nur elementa klerigo, sed pli alta estas nun disvastigita inter laboruloj, vesperaj kursoj, laborista fakultato (“rabfak“).
Partiaj lernejoj likvidas politikan analfabetecon. Venkinta laborulo konstruas komunismejon. SAT-ano 3409
★
Rolo de l’ studentaro en ĉinia revolucio
Ni trovas kelkajn informojn pri ĉi tiu temo en la artikolo “Studentenbewegung in China“ (Studenta movado en Ĉinio) enpresita en la lasta numero de Jugendinternationale (Junulinternacio).
Same kiel en la historio de la rusa revolucia movado la studentaro ludis gravan rolon, precipe dum la periodo de malforteco de laborista movado, — ankaŭ nun en Ĉinio la studentaro fervore batalas por liberiĝo de l’ popolo. Parolante pri la ĉina studentaro, ni volas paroli ne nur pri la studentoj de altlernejoj, sed ankaŭ pri la lernantoj de mezaj lernejoj. Tiamaniere komprenante la vorton, oni povas diri ke nun la ĉinia studentaro formas 5- aŭ 6-milionan aron da junuloj, plej ofte de et-burĝa aŭ kamparana deveno. Ili bone karakterizas per sia spiritostato la kontraŭ-militarismajn kaj revoluciajn tendencojn de ĉinia popolo.
Precipe granda estis la rolo de la studentaro kiam ĝi energie enlogadis larĝajn amasojn de urba etburĝaro, -metiistojn kaj et-komercistojn, — en la revolucion. Kaj fervore partoprenante la liberigan lukton de ĉinia popolo kontraŭ la alilanda imperialistoj, la studentaro samtempe helpadis la laboristan klason en ĝia batalo kontraŭ la premo de ĉinia militarismo.
Dum kaj post la Ŝanĥajaj okazintaĵoj la studentoj ĉiel subtenadis la laboristojn, ĉu farante monkolektojn por helpi la strikantojn, ĉu organizante manifestaciojn kaj kunvenojn de protesto kontraŭ la fermo de laboristaj organizoj, kiun ordonis la milita estraro. En multaj grandaj urboj (Ŝanĥaj, Pekin, Hankeu, Utĉan k. a.) okazis imponaj manifestacioj de studentoj protestantaj kontraŭ la buĉado de laboristoj en Ŝanĥaj.
Ĉiniaj militaristoj respondis tiun ĉi revolucian agon per multaj kruelaĵoj: en Pekin, Ŝanĥaj, Ciencin, Utĉan oni arestis kaj batis centojn kaj milojn da studentoj; kelkaj estis eĉ mortigitaj.
En norda Ĉinio, kie delonge jam regas blanka teroro, ĉiuj studentaj organizoj kaj kunvenoj estas malpermesitaj.
Nun la studentaro ne ludas plu la ĉefan rolon en la revolucio; tiun rolon transprenis la laborista klaso. Sed ankaŭ nun la agemo de l’ studentaro estas grandiĝanta. W.-Y. X.
★
Pri la lernejoj de l’ kamparana junularo
Vastegaj teritorioj de Sovetio, tre malbone ĝis nun kulturitaj, postulas novan tipon de kamparano, kiu komprenus sciencajn elementojn de terkulturado. Tial la lernejo de la kamparana junularo estas tute nova formo de popolkleriga laboro; ĝi devas ne nur instrui, sed ankaŭ montri la ĝisdatan kamparmastrumadon. Ricevita scio plifirmiĝas per sperto, per viva laboro sur la kamparo mem; do la lernanto ne nur studas en lernejo, sed ankaŭ laboras sur la kampoj de sia patro. Ĉi sistemo multon faris inter la kamparanaro por la popularigo de la lernejo.
Malgraŭ mallonga limtempo — tiuj lernejoj organiziĝis nur en 1924 — ni havas en Rusio jam 500 da ili, inter aliaj 60 ĉe naciaj malplimultoj. En 1926 ĝis 1926-a lernjaro estis 34 000 lernantoj, nunjare aldone 25 000.
El la tuta nombro de lernantoj 25% estas virinoj, pruvo pri la granda rompo de malnovaj kamparanaj vivkutimoj kaj pri liberigo de virinoj el hejma ĉirkaŭaĵo; la kamparano-praktikulo jam komprenis la utilon de la nova lernejo kaj mem tien sendas sian filinon.
Estas interesa ankaŭ la socia konsisto de la lernantoj: kamparlaboristoj 6,6%; malriĉuloj, tamen ne laborantoj por mastro — 38,7%; kamparanoj mezriĉaj — 49,9%; riĉuloj-kamparanoj kaj aliaj — 8,1%; loĝantoj en infandomoj kaj gefiloj de fabriklaboristoj — 2,7%.
— pàgina 5 —
El tiuj ciferoj ni vidas, ke la lernejoj de la kamparana junularo ankoraŭ ne priservas ĉiujn, nur kamparanan malkaj mezriĉularon. Tio klariĝas per la malriĉeco de la lernejoj; ekz. ĉe 20% da lernejoj forestas komunloĝejoj kaj ĉe 60% forestas stipendioj por la lernantoj. Sed malgraŭ sia malriĉeco, ĉi tiaj lernejoj al si alvokis la simpation de l’ kamparanaro kaj disvolvis larĝe sian instruan kaj socian laboron. Ekzemple: 14 lernejoj purigis 581 tunojn da grenaro; 42 konstruis 428 nutrigejojn por bestaro; 7 fondis 163 eksperimentkampojn; 5 enkondukis novajn terkulturkondiĉojn en 6 vilaĝoj; 18 organizis 24 vilaĝajn kooperativajn unuiĝojn; 32 malfermis 16 vesperajn terkulturkursojn por plenkreskuloj kaj 21 kursojn por forigo de analfabeteco, ankaŭ 11 legejojn kaj «ruĝ-anguletojn».
Ĉi tiuj ciferoj ne estas kompletaj (forestas informo pri aliaj respublikoj de USSR. — Ukrainio, Blankrusio, Mez-Azio kaj Transkaŭkazio), sed ili sufiĉas por montri, ke la novaj lernejoj de l’ kamparana junularo jam havigis al si lokon en la komuna reto de popolklerigado, ke ili jam estas utilaj por la vilaĝoj kaj kio estas plej grava, ke kamparanoj jam komencis kompreni tiun utilon kaj ŝatas siajn lernejojn.
P. Kirjuŝin (4424), Minsk.
★
LETERO DE BLANKRUSAJ KAMPARANOJ
Kiam ni ekmemoras nian malnovan vilaĝon antaŭrevolucian, ni miras — tiom ĝi estis malriĉa kaj malklera. En nia vilaĝo, ekzemple, estis tiam nur unu pli malpli nova domo; sed nun ni havas ĉi tie nur du malnovajn domaĉojn — malnovformajn. La postrevoluciaj konstruoj estas ĉiam farataj laŭ nova formo; vilaĝano jam dividas sian domon je kelkaj ĉambroj; ne plu ekzistas, ke dum vintro en la loĝejoj de kamparanoj loĝis kune kun la homoj ankaŭ ŝafoj kaj eĉ porkoj. Unu nia vilaĝanino, malgraŭ tio, ke ŝi estas malriĉa vidvino, same konstruis por si novan kaj bonan dometon kun kelkaj ĉambroj.
Kaj ĉi ĉion ni havas nur tial, ke Soveta Registaro, donis al ni rabate konstrumaterialon.
Kiam ni ekrigardas la situacion de terkulturado, ni ekvidas, ke vilaĝanoj nun havas maŝinojn por la draŝado, por tranĉi la pajlon ktp., kiajn ili ne nur ne havis antaŭe, sed eĉ neniam vidis plejparte.
Multaj kamparanoj jam kulturas sian teron laŭ novaj formoj, avide aŭskultante agronomojn, kaj komencis semi novspecajn, pli profitdonajn plantojn. Kamparanoj konvinkiĝis, ke novaj formoj de terkulturado, kiujn propagandas agronomoj, estas pli utilaj kaj profitaj.
Vilaĝo Malotinsk, apud Bobrujsk. Rekiŝ.
Pri la danĝero de novaj militoj
Kio estos post dek jaroj?
Antaŭnelonge la ĵurnaloj sciigis programon de konstruado de militŝipoj en diversaj landoj. Tiuj ĉi programoj montras jenan tabelon pri militŝiparoj, ekzistontaj en 1937-a jaro.
| Nomoj de landoj | Nombro d. ŝipoj konstruotaj dum 1927-1937 j. | Nombro d. novaj ŝipoj, kiujn posedos en 1937 j. |
|---|---|---|
| Anglio | 16 | 95 |
| Usono | 15 | 95 |
| Japanio | 9 | 98 |
| Francio | 6 | 137 |
| Italio | 6 | 58 |
| Polio(!!) | 76 | — |
Bedaŭrinde, ni havas ciferojn nur pri la novaj ŝipoj, ne pri tuta ŝiparo. Krom tio, necesas klarigi, ke Polio kiu preskaŭ ne posedas maron, planas konstrui precipe la riverajn militŝipojn.
Novaj pligrandigoj de militspezoj
En Italio buĝeto por konstruado de militaerŝiparo estas proponata por 1927 ĝis 28 jaroj je 639 000 000 liroj (100 liroj = 4½ dolaroj). Tio ĉi estos je 180 000 000 liroj pli, ol en pasinta jaro.
Samtempe vicministro de Italia aerŝiparo en sia parolado sciigis, ke en nuna jaro Italio havos 600 novajn aeroplanojn.
(El ĵurnalo «Ruĝa Stelo».)
Ĉeĥoslovakia registaro decidis pligrandigi sian militbuĝeton. Por 11 jaroj (1927—1938) estas proponata militbuĝeto je 3 965 000 000 kronoj aŭ 315 000 000 kronoj ĉiujare.
R. H-ald.
★
Socialismo en kampara Anglio
Antaŭnelonge mi paroladis ĉe kunvenoj en vilaĝoj ĉirkaŭ la urbo de Peterborough (Piterboro).
Ĉi tiuj kunvenoj estis anoncitaj per afiŝoj kaj per niaj malmultaj vilaĝaj K-doj.
Ni paroladis ekstere kaj en la mezoj de la vilaĝoj.
Ĉe unu el ĉi tiuj kunvenoj ni paroladis al du viroj — la organizantoj de la kunveno — krom la «aŭdantaro» kiun ni alkondukis mem! Ĉe alia vilaĝo nia kunveno konsistis nur el ses maljunaj pioniroj.
La vero estas: la laboristoj de la kamparo estas timemaj — ili timegas perdi siajn okupojn.
Ili mem konfesis tion.
Tial ni devas ofte paroladi al la vento.
Francisko K. Drake (8216)
★
Senmorteco
Por respondi la kvazaŭ alvokon de K-dino E. K. L., mi diru ke mi ankaŭ estas leginta la libron treege pripensigan de l’ K-do E. Izgur. La pensoj kaj celadoj en ĝi esprimataj estas ofte kvazaŭ flankeme pripensataj ĉe laboristklasaj batalantoj. La plej al mi ŝatiga afero ĉe la libro de l’ K-do nia, ne konsistas en tio ke la ideoj estas al mi novaj, sed ke li verkas tre sarkasme kaj satire kelkloke. Lia lingvaĵo estas forta, akra kaj profunde tranĉa. Ĝi donas al ni kelkhoran distriĝon for de niaj pli peze gravaj, teoriaj studadoj kaj praktikaj laboroj por nia klasa movado.
Sed por konsenti al K-dino E. K. L. mi tute ja nepovas ke estas grave pritrakti senmortecon sur la paĝoj de l’ gazetoj niaj. Mi tion kredas pro tio ke tia emo al diskutado kaj teoriado pri aferoj flankaj, (almenaŭ neurĝaj,) al la centra afero pri laboristklasa emancipiĝo estas nuntempe treege forta. Mi ankoraŭ troviĝas en salajrsklaveco kaj pro tio estas absolute devige al ni ke ni fordonu niajn haveble tutajn energion kaj kapablon por forigi tian sklavecon. Se ni distriĝas dum iom da tempo por legi novan verkaĵon ni tion faras same kiel ni manĝas, aŭ oleumas maŝinon. Tion farante, ni ne, kiel ŝajne K-dino E. K. L. deziras, plejparte okupas nin per la distriĝo, per tromanĝado, aŭ oledronas la maŝinon. Eĉ K-do Izgur mem ne volas ke ni tion faru. Lia verkaĵo objektive pritraktas la kondiĉojn kaj sciencon sub, kaj el la vidpunkto de, la Nova Epoko. Lia verkaĵo estas por ni instigilo al pli forta, pli arda, laboro, ĉar kiel montras la verkaĵo, li tre bone scias ke tia Nova Epoko devos esti efektivigita antaŭ ol povas realiĝi tio, kion li pritraktas.
Kiam ni rigardas la mondon en la nuntempo kaj vidas kaj spertas la farojn de la imperialisma banditaro kontraŭ senhelpaj, ĉar ne klase konsolidiĝintaj, gelaboristoj; kiam ni legas el «S-ulo» la kondiĉraportojn el la diversaj salajrsklavujoj; kiam ni rigardas la erarajn provojn de niaj samklasanoj al plibonigo; kiam ni legas, aŭdas kaj vidas ĉion ĉi tion, do, ne venas en niajn kapojn la ideo pri senmorteco: venas en niajn kapojn, kaj restas tie, la ideo «mortigi», detrui, renversi, la kapitalisman sociordon. Tia revolucia ideo certe ne «antaŭas la necesajn kondiĉojn por efektivigi la deziratan ŝanĝon» — ĝi elkreskas necese el la kondiĉoj jam ekzistantaj kaj montras al ni kiel efektivigi la deziratan ŝanĝon. «S-ulo», anstataŭ fariĝi revjurnalo pri senmorteco, (ĉar mi ja ne ŝatus senmortecon sub la kapitalismo!!!), fariĝu la sola vigla organo de la klaskonsciaj klasemancipiĝon celantaj espo.-gelaboristoj.
Milunucent.
Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 100 pecoj 1.— mk. g. Administracio de SAT.
— pàgina 6 —
TRA ESPERANTIO
La praktika utileco de Esperanto
Dum mia lasta vojaĝo en la Balkanlandoj (aprilo 1927) la informo pri la travojaĝo en Bulgario (Sofia-Roestsjock) estis donita laŭlonge de la fervoja linio, tiel ke en la diversaj stacioj la membroj de la fervojista unuiĝo venis al la vagonaro por diri bonvenon al la Sekretario de la Internacia Transportista Federacio.
Vortoj de saluto, de danko kaj de stimulo en la internacia batalo estis interŝanĝitaj, flanke de la Bulgaraj K-doj ĝenerale bulgarlingve, lingvon kiun mi, nunmomente, ne komprenas.
Feliĉe la estraro de la Unuiĝo estis havinta la afablecon akompanigi min ĝis la limoj per sia estrarano, K-do Vichegonoff, 44 Kn. Klementina, Sofia. Kaj tiu K-do lernis esperanton — kiom lia multa laboro permesis al li — de post septembro 1926: sukceso de la I. T. F.-propagando! Nun estis la unua fojo ke li aplikis la akiritan scion kun la rezulto, ke la reciproke elparolitaj mallongaj paroladoj estis tradukitaj perfekte.
En kiu alia lingvo tio estus ebla?
Post studado dum tiom mallonga tempo, kaj la treege malmulta okazo por studi, kiun permesas la laboro de fakunuiĝa estrarmembro kaj propagandisto!
En ia alia lingvo la eklernanto troviĝus ankoraŭ en la konjugacio de la plej facilaj verboj, aŭ en unu el la aliaj unuaj misteroj de la fremdaj lingvoj!
La helplingvo esperanto ebligis, malgraŭ ĉiuj cirkonstancoj malhelpintaj, interpreti komplete la reciprokajn pensojn. Nur tiam la K-do tradukanto ne bezonis paroli, t. e. kiam la parolanto de la Bulgaraj fervojistoj mem parolis esperantlingve, ekzemple la K-do Koleff, stacidomestro en Therven Breg.
La mallongaj kunvenoj dum la haltoj de la vagonaro en la stacidomoj vekis kompreneble grandan intereson; la vojaĝo ne nur fariĝis propagandvojaĝo por la I. T. F. dank’ al la persona kontakto kun la membroj, sed ankaŭ estis propagando por la uzado de esperanto en nia movado internacia. Diversaj esperantistoj ne-fervojistoj, kiuj aŭdis la paroladojn, esprimis iliajn sentojn de ŝato je la laboro kiun la I. T. F. ja faris ankaŭ en tiu fako kaj je tio kion ĝi klopodas realigi ankoraŭ.
N. Nathans.
*
EKSTERORDINARA ASOCITAGO DE LEA POR GERMANLINGVAJ REGIONOJ
Dum pasko ĝi okazis en Leipzig pro konfliktoj, okazintaj inter la estraro kaj redaktoro de «Der Arbeiter-Esperantist«, oficiala organo de l’ Asocio.
La tagordo estis ampleksa kaj ni diru nur, ke la raportojn de faklaborantoj estis sekvontaj ĝeneralaj raportoj pri LEA kaj la tutmonda movado, pri lernolibroj, pri metodoj de propagando ktp.
Vendrede dum la Malferma Kunsido alparolis la Kongreson pli ol 17 reprezentantoj de diversaj organizoj, kiuj krom la multaj salutleteroj esprimis sian varman simpation kaj sukcesdeziron al la laboroj de la Eksterordinara Asocitago.
Kiel kongres-prezidantoj estis elektitaj: K-doj Deubler, v. d. Heid, Bässler.
Protokolantoj: K-doj Endrich, Enghardt, Lucha.
Sabate: K-do v. d. Heid malfermas la unuan labor-kunsidon. Post tralego de kelkaj salutleteroj kaj alparoloj, K-do Hempel raportas en la nomo de la Estraro. Interalie li citis jenajn ciferojn:
pasintjare estis 145 grupoj kun 2929 membroj nunjare estas 165 grupoj kun 3200 membroj inter ili estas 734 SAT-anoj.
Nun li tuŝis la konfliktpunkton, kiu estis la kaŭzo de tiu kongreso. En la jan.-numero de «AE» aperis artikolo, kiu atakis la LEA-Estraron: en tiu artikolo oni protestis kontraŭ la SAT-propagando flanke de LEA. Oni
[BILDO p.6 | 41,30,87,56] Foto de granda kongresa salono: longaj tabloj kun multaj sidantaj kongresanoj, en la fono podio kun standardoj, girlandoj kaj busto.
asertis en tiu artikolo, ke SAT estas filio de KPD!? Oni riproĉis, ke LEA aldonis «La Lernanto» (Organo de SAT) al «AE», eĉ TLES-anoj esprimis sian dubon pri la korekteco de voĉdonado pri ties aldono kaj demandis la estraron (Asoci-Trio), kiam ĝi faros propagandon por TLES, por ke la neŭtraleco estu konservita.
La Asoci-Estraro petis la redaktoron forigi ĉi artikolon, sed tion la redaktoro ne konsentis. Li postulis sian rajton, ke nur li elektu la enhavon de «AE», dirante ke li ne toleras ian antaŭcenzuron. Nun la estraro konsentis la presadon de la koncerna n-ro, sed ne ekspedigis ĝin. La estraro sendis cirkuleron al ĉiu grupo kun 1 ekz. de tiu n-ro, demandante, ĉu ekspedi la tutan kvanton aŭ ne. Rezulto estis, ke la grupoj deziris ĝin ricevi kaj jen eksplodis la konflikto.
Por la Administracio K-do Birke donas favoran opinion.
Tiam K-do Sproeck penas pravigi sin, donante kelkajn klarigojn pri presigo de SAT- kaj TLES-artikoloj kaj sciigoj por patronecunuiĝo; li mallaŭdas la enhavon de «La Lernanto», riproĉas pro «Petro», kaj pro la flugfolio de K-do Muravkin, kiun li nomas SAT-eldonaĵo, eĉ K-don, kiu tion refutas, li nomas mensoganto.
Por gazetservo K-do Kampfrad donas longan raporton, kiu montras, ke tiu laboro estas propagande fruktodonega.
En la posttagmeza kunsido post raporto de K-do Koukol okazis la diskuto, dum kiu la delegitoj havis okazon ege vipi la TLES-anojn. Eĉ ne unu delegito parolis favore por ili. Nur K-do Putz-Straussberg riskis iomete balbuteti, sed tute konfuze; li eĉ konfesis, ke li ne estas tiu de K-do v. d. Heid konjektita junulo, kiu verkis tiun artikolon, sed ke ĝin verkis 4- ĝis 5-persona kolektivo.
La alian tagon K-do Münch raportas nome de la esplor-komitato, ke 82% voĉdonis por aldono de «La Lernanto». Por la decido de la esplor-komitato voĉdonis 106 kontraŭ 7.
Nun sekvas la pritraktado de la proponoj:
Plej gravaj: «Der AE estu ŝanĝita je ekzerca gazeto por progresintoj» estas malakceptita. «La Lernanto ne plu estu aldonata» estas malakceptita.
Elektoj: Kiel Asoci-estro estas reelektita K-do Hempel (kandidatis Hempel kaj Manske, lasta ricevis 8 voĉojn). Kiel redaktoro estas elektita K-do Deubler (kandidatis: Deubler, 74 voĉoj; Bässler, 21 v.; Sproeck 24 v.
Post parolado de K-do Kaiser rezolucio, kiu rekomendas reciprokan alproksimiĝon de naciaj esp. organizoj kaj SAT estas akceptita.
K-do v. d. Heid tre laŭdinde donis detalajn klarigojn pri propagand-metodo. Li prefere verku pri tio artikolon por la esp.-gazetoj. Kun «Fratoj al sun'» finiĝis la laborplena Kongreso.
R-r.
*
Projekto de programo
de SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT) Proleta Esperanto-Organizo Unuecfronta por interservo kaj kultureduko reciprokaj.
La jena projekto de programo jam aperis en la n-ro 78 de «S-ulo» kaj devis esti pridiskutata ĉe la VI-a Kongreso. Sed fakte neniu diskutado okazis, nek en la gazeto, nek ĉe la Kongreso. Sekve la «projekto» restas projekto kaj pri tio kelkiuj plendas.
Ni do republikigas la projekton kaj insiste invitas la K-dojn, ke ili atente legu ĝin, pridiskutu ĝin en la grupoj kaj konigu al ni siajn rimarkojn kaj sugestiojn. La plej tipajn kaj interesajn kritikojn ni publikigos.
Ĉe la Kongreso en Lyon nepre okazos debato pri akcepto, malakcepto aŭ modifo de ĉi projekto.
La K-doj estas do invitataj prikonsideri la temon laŭ jenaj vidpunktoj:
- Ĉu SAT bezonas programon?
- Se jes, ĉu ĉi projekto taŭgas?
- Se ĝi ne taŭgas, kiaj ŝanĝoj devas esti farataj; kiaj aldonoj aŭ modifoj?
— pàgina 7 —
Necesegas, ke la intelekta vivo estu pli vigla en niaj vicoj. Okazas ofte, ke en grupoj oni ne scias kion fari, pri kio diskuti. La diskuto pri la jena programo de SAT estu bona okazo por plivigligi la intelektan vivon de la SAT-anoj.
E. L.
La 1-an de aŭgusto 1921, ĉe la I. kongreso de la revoluciemaj esperantistoj, okazinta en Prago samtempe kun la XIII. Universala Esperanto – Kongreso, estis fondata Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu sin bazas sur la sekvantaj konsideroj.
I. HISTORIA NECESECO DE LINGVO UNIVERSALA
1. Kapitalismo kaj lingvo universala
La evoluo de l’ kapitalismo pli kaj pli detruas la barojn inter la popoloj. La kapitalista mondekonomio per fervojoj, vaporŝipoj, aeroplanoj, senfadenaj telegrafo kaj telefono najbarigas kaj intermiksas la plej malproksime loĝantajn naciojn kaj portas la dunaturajn konkeraĵojn de burĝa civilizacio en la plej kaŝitajn angulojn, al la malplej progresintaj gentoj de la mondo. La imperialista epoko akcelas tiun disvolviĝon: la potenca aparato de financkapitalistaj grupaĉoj, trustoj kaj karteloj, pli kaj pli interplektiĝantaj sur tutmonda skalo, kunligas la tutan homaron sub koncentrigita ekspluatado. La tiala giganta plimultiĝo de la interpopolaj rilatoj, la kreiĝo kaj plifortiĝo de milionoj da ligiloj diversspecaj inter la popoloj neelŝireble unuigitaj per komuna, tutmonda ekonomio, la kreskanta nombro de popoloj nove kulturiĝantaj kaj partoprenantaj al tiuj rilatoj, forigas ĉiam pli kaj pli la monopolon de la lingvoj de la grandaj kulturnacioj en la diversaj aferoj de ekonomia, politika kaj kultura vivo internacia. Tiuj naciaj lingvoj ĉiam malpli povas pretendi la rolon de komuna lingvo tutmonda; pli kaj pli sentebliĝas la neceseco de lingvo universala kiel komuna interkomprenilo.
2. Proletaro kaj lingvo universala
Samptempe kaj sammezure kun la evoluo de l’ kapitalismo disvolviĝas, sur bazo pli kaj pli tutmonda, la klasbatalado de la Proletaro kontraŭ ĝiaj premantoj kaj eluzantoj. La tutmonda interplektiĝo de la proletaj interesoj estas ankoraŭ pli forta ol de tiuj de la kapitalista klaso. La moderna industria laboro, kiu logike entenas sklavigon de la laboristoj per la kapitalistaro, en ĉiuj landoj senigas la Proletaron je naciaj trajtoj. La laboristoj havas nenian patrolandon; oni ne povas de ili preni, kion ili ne havas (K. Marx). La venko de la Laboristaro en unu lando instigas la proletan batalon en ĉiuj landoj; la malvenko de la laborista klaso en unu lando minacas la vivkondiĉojn de la proletoj de aliaj landoj; militiro de imperialista ŝtato en la kolonioj estas akompanata de pli forta premo sur la proletojn de la metropolo.
Ekonomian ekspluatadon kaj socian subpremon ofte akompanas, intensigas, komplikas kaj maskas nacia premo, perforto de pli granda nacio super nacio malpli granda, ekspluatado de koloniaj indiĝenoj kiel «malsupera raso». La multenombreco de la lingvoj kaj dialektoj multe fremdigas la homojn unuj de la aliaj kaj plifaciligas perforton kaj ekspluatadon.
Nenian konfirmon de naciismo la Proletaro subteni povas, — kontraŭe, ĝi subtenas ĉion helpantan al forigo de la naciaj diferencaĵoj, al disfalo de la naciaj baroj; ĝi subtenas ĉion kio pli kaj pli densigas la ligojn inter la nacioj, ĉion kondukantan al la asimiliĝo de la popoloj.
Se la burĝaro pli kaj pli ofte bezonas kaj uzas internacian lingvon, la laborista klaso milope pli urĝe bezonas tian instrumenton por sia klasbatalo.
3. La solvo de la mondlingva problemo
La bezono ekzistis; ĝi postulis solvon.
Meze de la alta perfektigo de la teknikaj inventaĵoj kaj vasta aplikado de la gravegaj, modernaj scienceltrovaĵoj — pli kaj pli kreskas la neceso de teknika perfektigo de la lingvo. La elemento de internaciaj vortoj, pli kaj pli enpenetranta en la naciajn lingvojn, la pli kaj pli granda raciigo de la lingva strukturo, kreskanta pro la intensiĝo de la moderna kulturvivo, montris la vojon por kreo de lingvo internacia. La naturan procedon de la intermiksiĝo kaj asimiliĝo la homoj plene povas akceli kaj intensigi, se ili ĝuste konstatas la vojon de la plua evoluo. Tial jam nun estas starigeblaj iaj normoj de la estonta lingvo universala kaj ĝiaj elementaj formoj, validaj por la proksima epoko. Sed la solvo de la demando pri lingvo interpopola ne estas pure filologia tasko, ĝi estas ankaŭ grandparte socia problemo.
Dum la daŭro de la lastaj tri jarcentoj, multnombraj penoj por artekrei lingvon tutmondan estis farataj. Sed nur unu sistemo, esperanto, publikigita unuafoje en 1887 de D-ro L. L. Zamenhof, formita el la naturaj vortradikoj koincidantaj en la plimulto de la plej kulturaj lingvoj de la mondo, kaj samtempe konstruita laŭ simpla, sed logika kaj severa skemo de vortformado, dum daŭro de sia longa praktika aplikado en ĉiuj regionoj de la vivo, tekniko kaj literaturo perfekte pruvis sian absolutan taŭgecon kaj vivkapablecon kaj atingis vastan disvastigitecon en ĉiuj landoj kaj kontinentoj, en okcidento kaj en oriento.
(Daŭrigota.)
NIA POŜTO
Litovio. — Ĉiuj gaz. revenis kun la noto: «Retour Non Admit» kaj «Atgal». Ŝajnas, ke iu «Samideano» cenzuras niajn presaĵojn kaj resendas ilin. — Adm.
8100. — Laŭ prolete sennacieca vidpunkto, estas tute indiferente, ĉu la laboristoj el la kantonoj Eupen, Malmédy k. St. Vith estos ekspluatataj sub belgia aŭ germania regado. Sekve via artikolo, interesa laŭ nacieca vidpunkto, tute ne taŭgas por «S-ulo». — E. L.
SAT-PRESEJO
Post apero de la artikolo en Sennaciulo n-o 129/30 fervoraj K-doj jam komencis pruntedoni monon al nia nova entrepreno. Bedaŭrinde ni ne jam povas sendi al tiuj fervoruloj la deziratajn akcibiletojn, ĉar antaŭ ol ni ne jam ordigis la juran bazon de la entrepreno ni ankaŭ ne povas eldoni tiujn biletojn. Cetere tiu grava paŝo ja ne estas farebla de hodiaŭ ĝis morgaŭ. Antaŭe ni devas konsideri ĉiujn flankojn de la afero kaj kiam ĉio estos sufiĉe profunde konsiderita, tiam ni pli detale informos la Gek-dojn per Sennaciulo.
Tutcerte forpasos ankoraŭ kelke da tempo ĝis kiam ni povos efektivigi nian planon, ĉar intertempe ni ja devas kolekti la necesan monon. Kompreneble tiu prokrasto ne signifu halton de la monkolektado. Ju pli frue ni havas la necesan monon despli frue ni povos starigi la entreprenon.
La senditajn sumojn ni zorge registris en konton «Presejo» kaj tuj kiam ni havos klaran bildon ni dissendos la pruntobiletojn. Ĝis nun ni povis registri por nia nova entrepreno la sumon de 1440.— mk. germ. Konsiderinte, ke ni ne jam faris grandan reklamon por la SAT-Presejo, ni devas konstati, ke tiu sumo estas respektinda.
Adm.
GRATULON AL ARTISTOJ-SAT-ANOJ
En la n-o 127/28 de «S-ulo», ni alvokis pri sendo de projektoj de ilustrita poŝtkarto. Post nur du monatoj ni kontente povas informi la legantaron pri la bona rezulto de la alvoko.
La verko de niaj artistoj certe ĝojigos la tutan SAT-anaron kaj evidentigos la fakton, ke la SAT-aparato ebligas efektivigi interesajn iniciatojn.
Sume ni ricevis nur 9 projektojn, el kiuj la Adm. Kom. (Leipzig), interkonsente kun la Direkcio (Paris), elektis la pli taŭgajn. La elektitaj projektoj baldaŭ aperos sub formo de ilustritaj poŝtkartoj.
Ni estas konvinkitaj, ke la K-doj, kies projektojn ni ne elektis, konsentos kun ni pri la plivaloreco de la elektitaj kaj ne ĉagreniĝos.
La 9 projektoj senditaj venis nur el tri landoj. Estas dezirinde, ke estonte, en simila okazo, ĉiusektoraj artistoj partoprenu la konkurson. Sed ni ne estu komence tro postulemaj. Ni sincere ĝoju, ke tiu ekpaŝeto montras al ni la vojon, kiu kondukas al kreado de sennacieca arto.
Antaŭen!… Kaj dankon al la laboremaj artistoj-SAT-anoj.
*
«Fera gvardio de SAT»
El alvokitoj de mi dek Gek-doj la unua aliĝas al F. G. de SAT K-do Ŝumarin (5618), li sendas 3 «brikojn» por 3 monatoj. Tiu K-do ricevas la plej malaltan salajron el ĉiuj elvokitoj, sed li estas komunisto unue kaj SAT-ano due.
(3409.)
*
MUNICIO AL SAT KAJ ĜIAJ ORGANOJ (de 23. I. ĝis 2. V. 1927)
7050 2 fr. fr., Louis (Paris) 5 fr. fr., SAT-kunveno (Leipzig) 1,05 mk. g., Feurer (New York) 0,30 dol., 3712 0,10 rubl., Korabelnikov 0,30 mk. g., Frejdberg 0,25 mk. g., 5328 0,31 mk. g., 4227 3,— mk. g., 150 0,50 fr. svis., Labesko (Tiflis) 1,20 mk. g.
— pàgina 8 —
KRONIKO
Francio.
Paris. — La 7-a kongreso de la «Fédération Espérantiste Ouvrière» (unuiĝo de la proletaj esperantistaj grupoj de franclingvaj regionoj) okazis dum Pasko, en urbodomo de Ivry-sur-Seine, apud Parizo. 12 grupoj estis reprezentataj. Post diskutado la diversaj raportoj de la estraro estis aprobitaj. La kongreso decidis krei trimonatan bultenon, en franca lingvo, kiel interligilon inter la membroj. Propagandplano skizita de la Lyon’a Grupo estis akceptita. Oni decidis la aranĝon de propagandregionoj gvidataj de respondecaj K-doj. Propono de la estraro rilate la repagon de la mono pruntedonita de K-doj por la du eldonoj de la lernolibro «Cours rationnel et complet d’ Esperanto» estis akceptita; en la raporto la estraro instigas la K-dojn pruntedoni la repagatajn sumojn al SAT-presejo. Ni ĉiuj penadu por efektivigi la gvidvorton akceptitan: ni estu mil por venonta kongreso. Ĝi okazos en Bourges. H. C. 24.
Saint-Etienne. — La 20-an de aprilo okazis kunveno de ĉiuj esp-istoj en popoldomo okaze de la 40-a datreveno de esp-o kaj 10-a datreveno de morto de Zamenhof. La kunveno estis organizita de lab. esp-ista grupo, lekciis K-do Rytenberg pri: aŭtoro de esp-o. Nia kurso 1926—27 finiĝis jus kaj de nun 5 lernintoj eniris la grupon. SAT-ano 126.
Germanio.
Orient-Saksio. — 15. IV. okazis en Hirschfelde la 2-a subdistrikta SAT-kunveno. Ĉeestis K-doj el multaj lokoj. Post kantado de «Internacio» la kunsido estis komencita. El legitaj raportoj rezultas ke SAT-movado bone progresas en la distrikto: 132 SAT-anoj. Nova grupo fondiĝis en Josndorf. La 6. VI. nia distrikta SAT-anaro konatiĝos kun la Nord-Bohemia en Gablonz (vidu detale en «Diversaĵoj»). Estas akceptita nova statuto. Post kantado de revoluciaj kantoj la kunveno estis fermita. Raportis pri ĝi komunista ĵurnalo «Laborista Voĉo» kaj socialista «Popolgazeto». 5795.
Hispanio.
Barcelono. — Komenciĝis nova kurso, starigita de la grupo «Nova sento». Gvidas K-do A. Doménech; ĉeestas 40 lern.
Sovet-Unio.
Novo-Sibirsk (Siberio). — 14. IV. okazis esp-ista vesperfesto. Ĉeestis 120 p. Post raporto de K-do Petrov pri Zamenhof estis ĥora kantado, teatra prezentado de «Revizoro» k. aliaj muzik-deklamaj programeroj. Estis aranĝita ekspozicio kun granda korespondaĵo (aranĝita de K-do Blinkov kaj Gek-doj Petrov) k. librovendejo. Pri ĝia sukceso raportis loka gazetaro. A. Blinkov.
Ivanovo-Voznesensk. — Dum Gubernia Soveta Kongreso oni aranĝis la kutiman ekspozicion en ejo de la vintra teatro. Tiun ekspozicion partoprenis Gub. Fako de SEU, montrante esp.-movadon. (3409.)
★ DIVERSAĴOJ ★
VENU MULTOPE!
Dimanĉe la 12. VI. 1927 okazos en Gablonz a. N. (Ĉekosl.) grandskala kunveno de la laboristaj esperantistoj el Bohemio kaj Orient-Saksio, al kiu ĉiuj Gek-doj estas kore invitataj. Tagordo:
Sabate, 11. VI.: Interkonatiĝa vespero kun prezentaĵoj laŭvole. Dimanĉe: antaŭtagm. propag. demonstracio kaj posttagm. kunveno sur Gutbrunnwarte.
Loĝejon prizorgas la grupo, kiu ankaŭ dissendas invitilojn kun preciza tagordo ktp.
ALVOKO
Kongreso de Sveda Komunista Partio, festonta ĝian 10-jaran ekziston, okazos de la 3-a ĝis la 6-a de junio 1927. Estas dezirinde ke diverslandaj K-doj kaj proletorganizoj sendu al ĝi salutleterojn en esperanto. Adresu al: Svenska Komunistiska Parti, Bot 239, Stockholm (Svedio). Einar Adamson, Göteborg.
SOCIALISTOJ TUTMONDAJ ATENTU!
La loka sekcio Allach ap. München de la Germana Socialdemokrata Partio aranĝos la 12. VI. grandan feston, okaze de la 21-a datreveno de ĝia fondiĝo. Ĉi festo, kiu antaŭvideble arigos multajn partoprenantojn en nia loko el ĉiuj regionoj de Bavario, havigos al ni esperantistoj favoregan okazon, propagandi plej grandskale. Pro tio karaj Gek-doj el ĉiuj landoj, ni petas vin, subteni nian propagandan laboron per sendo de esperantlingvaj salutleteroj al la festonta sekcio. Ankaŭ la Ge-SAT-anoj nesocialdemokrataj helpu nin, atentigante la neesperantistajn socialdemokratajn sekciestrojn pri la afero kaj perante la salutleterojn aŭ kartojn.
Oni ĉion sendu al jena adreso: Al Socialdem. Sekcio Allach, per K-do Hermann Paufler, Untermenzing b. München, Ballaufstr. 15 (Bavario-Germanio).
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Britio.
K-do Johano Rattray, 17, Annfield str., Glasgow, serĉas fidelan korespondanton el Parizo, korespondadas letere pri komunistpolitikaj aferoj krom la pli ĝeneralaj.
K-dino Welkei, 65, Braesede Street Maryhill, Glasgow, serĉas koresp-inon el Dancigo; ŝi esperas viziti tiun urbon.
— Infan-instruisto, atentu! K-do N. Abramson, 580, Old Ford Road, Bow. London E 3, dez. informojn pri infan- k. junorganizoj. Krom Germanio k. Sovetio.
Ĉekoslovakio.
K-do K. Vanous, Luze, dez. interŝ. PM k. ĉ. l. precipe kun Sovetio. Certe resp.
Francio.
K-do René Guyot, 4, av. Robert Estienne, Gargan (S. O.) k. ĉ. l., precipe kun Sovetio. Ĉiam resp.
Germanio.
K-do Arno Dahle, Chaussestr. 1, Holzweissig ap. Bitterfeld, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PM. Resp. garantiata.
K-do Richard Drescher, Schlossgem. 182, Langenöls, Bez. Liegnitz, dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— Korespondvespero. Lab. Esp. Grupo aranĝos ĉiumonate letervesperojn. Ni petas la Gek-dojn sendi al ni L, PK, PI. Ni certe respondos. Germanoj bonvolu ne skribi.
— Kiu ludas ŝakon kun mi? Adr.: K-do W. Blüher, Bismarckstr. 2, III, Radeberg i. S.
K-do H. F. Kröger jun., Gottschedstr. 11, I., Hamburg 39, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., L, PK, PI.
K-do Erich Schmolke, Katzbachstr. 14, Breslaŭ 17, dez. koresp. kun Gek-doj L, PI, PM, bfl. k. ĉ. l. Resp. garantiata.
K-do Erich Endler, Herzogstr. 11, Selb i. Bayern, dez. koresp. pri ĉ. temoj kun ekstereŭropanoj. Resp. garantiata kaj plej rapida.
K-do Karl Böhm, Mathesstr. 56, III, Chemnitz, dez. koresp. L, PI, pri ĉ. temoj. Ĉiam resp.
Nederlando.
K-do H. v. Santen, Borgerstr. 197, III, Amsterdam, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj L, PK, PI. Ĉiam resp.
K-dino M. van Essen (instruistino), Marken-Binnen, dez. koresp. k. ĉ. l., L, PK, PI.
Sovetio.
— Jenaj Gek-doj en Ivanovo-Voznesensk dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI:
K-dino A. A. Budarova, 2-a Alekseevska, 2/4.
K-dino K. A. Pliplina, Moskovska, 55.
K-do V. A. Pavlov, Bolŝ. Dm. M-ro obŝejitie, 18.
K-do L. M. Loginov, Bolŝ. Dm. M-ro, d. 21, kv. 42.
K-do A. H. Kuznecov, Bolŝ. Dm. M. obŝ. 24.
K-dino I. Pjatigorska, Krasnoarmejska, 6, Kremenĉug, dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj (precipe kun junularo), L, PK, Akurate resp.
K-do E. Floŝev (seruristo), Poseljanskaja, d. Maslovskij, Krjukov a. Dnepro, dez. koresp. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-dino Mario Kravĉenko, Kuznecnaja, 21, Krjukov a/Dnepro, dez. koresp. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
— Oficejo por interligo peresp. dez. koresp. kun poŝt-, telegraf-, telefonistoj k. iliaj organizaĵoj k. ĉ. l. pri div. temoj. Adr.: Korehov, poŝto Murmansk.
K-do Teodoro Barbaŝin, poŝt-telegrafisto, Poĉt. Kontora, Buzuluk, Samar. gub., dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj, L, PI, PM.
K-do Maksimo Ŝaratan (kamparano), st. Novominskaja (Donsk. okr.), dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
K-do B. I. Fokeev, 1-a Proletarska, 34, Permj, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
K-do S. Stankeviĉ, 4 Tverskaja Jamskaja, d. 12, kv. 11, Moskvo, dez. serioze interŝ. PM, k. ĉ. l. Nepre resp.
— Gekursanoj de Moskva Komerca Borso, dez. koresp. pri div. temoj kun Gek-doj el a. landoj. Adr.: K-do S. Starŝinov-Kudrjavcev, Ilinka, 6, Tovarnaja Birja, Moskvo, C.
K-do S. Starŝinov-Kudrjavcev (pentristo), Ilinka, 6, Tovarnaja Birja, Moskvo, C., dez. koresp. pri artaerografiaj k. industriaj artoj. Resp. garantiata.
— Gubkom. de IRH. dez. koresp. kun eksterl. ĉeloj de IRH. k. kun politikaj malliberigitoj. Adr.: Gubkom. V. K. P. Mikajlovastr. ĉ. n-o 3, MOPR, Ivanovo-Voznesensk.
K-do Ilĉjo Kalinin kaj K-do Levin A., Oranjerejnoje, Astrahanskoj gub., dez. koresp. k. ĉ. l. ge-esp-istoj. Interŝ. L, PK, belajn bildojn k. a., ĉiam resp.
KAMARADOJ!
Helpu serĉi mian filon Ilija Zaria, naskita 1897. Li militservis en 7 hungara regimento kaj estis kaptita de la rusa armeo 1916 en Galicio. Lasta letero ricevita el Kiev en dec. 1917. — Elspezoj estas repagotaj. Adr.: Giga Zaria, kamparano, Deliblato-Banat (Jugosl.), S. H. S.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 139, 28 de maig de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
[manskribita noto supre: «131-132 mankas»; dekstre: «30.gr»]
3-a Jaro. N-o 139 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — 28. Majo 1927
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
LA ESTONTECO DE ĈINIO
Ĉinio havas tri-kvarcent milionojn da loĝantoj; escepte kelkaj milionoj da mahometanoj kaj kelkcentmiloj da “sovaĝuloj”, rifuĝintaj sur la supro de l’ montoj, tiu grandega homamaso estas rimarkinde homogena. La ĉinoj ja havas saman (skriban Trad.) lingvon, kvankam ĝi estas malsame parolata en diversaj regionoj; ili praktikas, estas vere, tri malsamajn religiojn, tiun de Konfucio, tiun de Lao-Ce, tiun de Budha; sed, fakte, ĉiuj ĉinoj havas la saman kulton al la prauloj. Forestas kastoj kaj nobelaro. (La manĉuriaj nobeloj de la tempo de la Imperio restis ĉiam en la kortego kaj ne konsistigis veran nobelaron). Ekzistas nur ŝtatoficistoj, konkurse varbitaj. La ĉina kampulo estas la egalulo de ĉiuj, kaj tiu egaleco estis simbole montrata per la fakto, ke unu fojon ĉiujare la imperiestro ŝajnplenumis la laboron de kampulo.
Popolo el ĝardenistoj
La unueco de tiu grandega popolamaso devenas de la uniformeco de ĝia produktmaniero, de la unueco en la kampkulturo. La ĉinoj estas ĉiuj kulturistoj kaj praktikas la intensan kulturon: ili estas ĉiuj ĝardenistoj.
Antaŭ miljaroj, ili venis el la stepoj de Centra Azio, penetrante en la mondparton, kiun oni nomas Ĉinio, tra la nunan provincon Kansu.
Tie ili trovis la flavan grundon. Mirakla estas tiu tero. Ĝi havas nelimigitan profundecon, perfektan malpenetreblecon kaj neelĉerpeblan produktopovon. Ĝi ne bezonas ian ajn sterkon, nek necesigas potencajn rimedojn por fariĝi plugebla aŭ malkompakta; tiu grundo estas tuj preta por ricevi la semojn kaj multobligi ilin laŭ proporcio kiu neniam malpligrandiĝas. Ĝi estas donaco de la dezerto. La grandaj ventoj de Centra Azio skrapis dum jarcentoj la grundon de la dezerto Gobi; ili forblovis erojn el ĉiuj specoj de grundo, kirlomiksis kaj muelis ilin por fari tiun senmankan kaj malkompaktan miksaĵon, kiu fiksiĝis tuj kiam ĝi renkontis klimaton sufiĉe malsekan. Kelkloke la fruktodoneco de tiu grundo estas tia, ke 40 personoj povas vivi per unu hektaro.
Tiu tero faris la ĉinon. Sur tiu fruktodona grundo, veninta kiel li tra la dezerton, la ĉino fiksiĝis, kulturante kaj naske multobliĝante, lerte penadante vivigi kiel eble plej da idoj per kiel eble malplej granda surfaco de la multvalora tero.
Poste, kiam, malgraŭ ĉio, la regiono de la flava tero fariĝis tro malgranda por nutri tiun senĉese pligrandiĝantan popolon, la ĉino iris al la Sudo. Tie ne plu estis flava tero, sed tamen ekzistis kondiĉoj, kiuj ebligis al li praktikadi intensan kulturon. Li trovis la grandegan basenon de la riverego Jang-Ceŭ, kun ĝiaj enfluantoj (alfluaj riveroj), kiuj liveras la akvon necesan por intensa kulturo. Proporcie kiel li venis sub pli varmajn klimatojn, li anstataŭis la tritikon per rizo.
Tiel, iom post iom, similigante al si aŭ forpuŝante la praloĝantajn popolojn, la ĉina kampulo invadis sinsekve la basenon Jang-Ceŭ, poste tiun de Si-Kiang.
Tiu antaŭenpuŝo al la Sudo daŭras ankoraŭ nuntempe. En ĝia plej antaŭenlonga fazo ties etapojn oni povas dati kun precizeco. Estas nekonata dato, kiam la anamanoj, la nuna avangardo de la ĉinoj en ilia antaŭeniro al la Sudo, forlasis Ĉinion por sin instali en la delton de Tonkino; sed oni scias, ke estis la dekkvara jarcento, kiam, antaŭenirante laŭlonge de la marbordo, ili detruis la malajan imperion, kiu okupis la teritorion de la nuna Anamo, kaj tute anstataŭis la primitivan popolon. Tri jarcentojn pli poste, je la fino de l’ deksepa jarcento, ili venis loĝatigi la delton Mekongo, la nunan Koŝinĉinion, forpuŝante la kamboĝanojn. Nuntempe ili laŭgrade anstataŭas la indiĝenojn en Kamboĝo kaj Siamo. Estas de ĉiuj konfesita fakto, ke en iu ajn regiono, loĝata de pli primitiva popolo, kiam tien venas anamanoj, en tre mallonga tempo la indiĝena popolo tute malaperas. Tiel ĉe nia vido okazas en Indoĉinio tio, kio okazis en la mondparto, kiun ni nomas nuntempe Ĉinio. Kiam la intensa kulturisto, la akvumisto ekposedas la grundon al kiu li produktigas 100, tie, kie la primitiva posedanto rikoltis nur 10, ĉi lasta, devige, malaperas.
Tia estis la hieraŭa aspekto; ni rigardu nun la morgaŭan.
Estonta popolo el ministoj
Ĉinio posedas la flavan grundon, sed ankaŭ ŝtonkarbon. Ĝia subgrundo estas laŭlitere plenigita je karbo. Same kiel la flava tero kaj la akvumeblaj ebenaĵoj de Ĉinio ebligas, ke ĝi nutru la plej densan agrikulturan popolon, ekzistantan en la mondo, same per la posedo de karbo ĝi povas liveri laboron al la plej densa industria loĝantaro. Tiu kampula svarmejo povas duobliĝi per svarmado de ministoj, metallaboristoj, mekanikistoj.
Ne nur abundas ŝtonkarbo, sed ĝi troviĝas ĉe la supro de l’ tero. La plej granda mintavolo el Ĉinio, kaj sendube el la tutmondo, troviĝas meze de la flavtera regiono, en Ŝansi kaj Ŝensi. La tut-
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
monda karboelfosado estante 1200 milionoj jare, tiu baseno sola povus sufiĉi por la bezonoj tutmondaj dum dek jarcentoj.
Pli sude, en Hunan kaj Kiang-Si, estas alia baseno, malpli grava, sed tamen komparebla, laŭ graveco, kun tiu el Pensilvanio, en Usono.
Fine, ĉe la sudorienta ekstremo, en Junam, same kiel en la provincoj Seŭ-Ĉuan kaj Kuei-Ĉeu, la karbo troviĝas preskaŭ ĉie. En Junam oni taksas ĝian kvanton je 30 miliardoj da tunoj.
Notinde estas, ke tiuj taksadoj koncernas nur la karbon videblan ĉe la supro de l’ tero. Kiam oni esploros la profundaĵojn, kredeble la nunaj taksadoj povos esti tre multe pligrandigataj.
Kvankam la karbo konsistigas la esencan elementon, ĝi sola tamen ne sufiĉas por ke iu lando povu fariĝi industria; necesas plie ferminaĵo. La realaj ferriĉaĵoj de Ĉinio estas malfacile takseblaj. Tamen oni scias, ke ekzistas ferminaĵo en multaj lokoj. Unue en Ŝansi, kie ankaŭ troviĝas karbo kaj en la sama mintavolo. Ekzistas ja en Ŝansi la samo kiel en Soktlando kaj Kimrio, kie la tavoloj de ferminaĵo tuŝas la karbotavolojn.
La Ŝansi-a regiono, kie troviĝas la flava tero, karbo kaj ferminaĵo, ŝajne devus fariĝi la granda metalurgia centro de Ĉinio. Bedaŭrinde la Flava Riverego estas malprofunda en multaj lokoj kaj pro tio ne taŭga por la ŝipveturado. Sed ekzistas ankaŭ ferminaĵo en la baseno de la riverego Jang-Ceŭ, ne tre malproksime de la karba baseno de Hunan. Pro la transportfacileco, kiun donas la grandegaj akvovojoj de la riverego Jang-Ceŭ kaj ĝiaj enfluantoj, kies longeco, laŭ Reclus (Reklü), egalas la duonon de la tergloba cirklo, probable stariĝos tie la granda metalurgia centro de Ĉinio.
Ni aldonu, ke la ĉino estas treege kapabla por la metalurgia laboro, kiel tion mire konstatis anglaj inĝenieroj, kiam ili ekfunkciigis en Hanjang la unuan kaj ĝisnune solan metalurgian fabrikon en Ĉinio.
Ĉu libera aŭ kontrolita industriiĝo?
Ĉinio tutcerte posedas karbon, ferminaĵon kaj laborforton. Per tio ĝi do povas starigi la plej potencan industrion el la mondo, industrion kompare kun kiu la usona aspektas kiel pigmeo.
La industriiĝo de Ĉinio estas tute ĉe la komenco. Ĝi konsistas nur el kelkaj ŝpinfabrikoj en Ŝanghai, el metalurgia fabriko en Hanjang kaj proksimume 12 000 kilometroj da fervojoj. La industriiĝo de Ĉinio havas grandegajn eblecojn. Ili estas el klaso kun kiu ekzistas nenio komparebla en Eŭropo kaj Ameriko.
Jam nun la demando estas jena: kiel okazos tiu industriiĝo? Kun la helpo de kiu kaj sub kies kontrolo? Ĉu kun la helpo de Eŭropo, aŭ de Usono, aŭ de Japanio kaj sub ilia kontrolo? Aŭ ĉu la ĉinoj mem kaj sen ies kontrolo industriigos sian landon?
Unuaokaze, eŭropanoj, usonanoj, japanoj provos imiti kion faris angloj en Hindio: ili celos limigi tiun industriiĝon por ke ĝi nur povu malaltpreze liveri al ili krudaĵojn, por ke ĝi ebligu pliampleksigi ilian merkaton de fabrikitaj objektoj kaj alproprigi al si la plivaloriĝon, kreitan de la novaj proletoj; duaokaze ili devos lasi Ĉinion industriiĝi laŭ ĝia bontrovo kaj laŭ direktoj, kiuj akordiĝos aŭ ne kun iliaj.
Sur la teritorio de la plej multnombra agrikultura loĝantaro el la mondo, ĉu povos libere stariĝi la plej potenca industria loĝantaro? Ĉu Eŭropo, kiu vivas nur per sia preskaŭa monopolo industria, perdos sian vivrimedon?
Ĉu estas la falo de Eŭropo kaj la leviĝo de Oriento? Jen la demando al kiu respondos la rezulto de la granda batalo, kiu okazas nun inter la Potencoj kaj Kuo-Min-Tan.
Laŭ ni, la rezulto ne estas duba. Oni ne limigas la progreson. Tuj kiam ĉi lasta ien penetras, ĝi sukcesas, malgraŭ ĉio, malvolvi ĉiujn siajn konsekvencojn. Same kiel, en la jaro 1853, la amerika komandanto Perry perforte devigis la malnovan, agrikulturan kaj feŭdan Japanion malfermi ĝiajn havenojn al la amerika komerco, Ameriko kreis al si konkuranton en la Pacifika Oceano; same kiel, en la sama jaro, la unua vagonaro ruliĝis en Hindio, per tio Britio kreis al si konkuranton, kiu detruas ĝian fundamentan industrion; same kiel, dek jarojn antaŭe, tiu sama Britio per kanonpafoj devigis Ĉinion akcepti la opion de Hindio, ĝi kreis la metalurgian potencon, kiu venkos ĝin — kaj Eŭropon. Ekzistas, se ne justeco nepra, almenaŭ nepra logiko.
Venkos Oriento, kaj, profitante la sperton de la subpremataj klasoj eŭropaj, konforme je la profetaĵo de Sun-Jat-Sen, ĝi donos novan civilizacion al la mondo.
Laŭ artikolo de R. Louzon (Luzon) en “La Révolution Prolétarienne” (La Proletara Revolucio) kompilelfrancigis E. L.
ATENTIGO
Multaj K-doj sendube ne scias, ke la redaktejo de “S-ulo” sidas en Paris. Ili sendas manuskriptojn al Leipzig, de kie oni transsendas ilin al Paris. Tio okazigas prokrastojn en la apero de informoj kaj kelkafoje tute senvalorigas ilin.
Ĉiu do notu bone en la memoron, ke redaktejo kaj administrejo ne estas samsignifaj vortoj, ke ĉio enmetota en la gazeto devas esti ĉu prilaborata, ĉu almenaŭ kontrolata de la Redakcio — en Paris. E. K.
Laboristo en Pernaŭ
Mi loĝas en malgranda urbo Pernaŭ en Estonio. La loĝantaro estas proksimume 25 000 homoj. Pernaŭ estas la plej grava havenurbo en Estonio post Reval (Tallinn). La industrion prezentas deko da segejoj, linofabriko, alumetfabriko kaj kelkaj aliaj fabriketoj. Antaŭ la mondmilito funkciis ĉi tie unu el la plej grandaj ligno-kartonfabrikoj en Rusio — “Valdhof”, kie trovis laboron 3000 homoj. La mondmilito faris el ĝi ruinojn kaj el ĝiaj laboristoj 3000 senlaborulojn. Nuntempe laboras la plej granda parto el Pernaŭa Laboristaro en segejoj kaj haveno, ĉar lignoeksporto el Estonio okazas plejparte tra Pernaŭan havenon. Laboro en la segejoj kaj la haveno okazas nur somere. Tiam laboristoj estas serĉataj. Dumvintre la rivero kaj la haveno glaciiĝas, segejoj ekmalfunkcias kaj la Laboristaro fariĝas senlabora. Tio ripetiĝas ĉiuvintre. Plej akra fariĝas senlaboreco en februaro, marto kaj aprilo. Tiam estas elspezita la mono, kiun oni iel sukcesis kolekti dum somero, kaj la malsato alproksimiĝas. Por iomete plimildigi la mizeron la urbestraro estas devigata aranĝi komunumajn laborojn. Tie ricevas laboron nur malgranda parto de la senlaborularo, nur tiuj, kiuj estas en la plej mizera stato, kiuj havas familiojn grandajn. Salajro estas “tro malgranda por vivi, tro granda por morti”. Viroj ricevas 150 mk.est., virinoj — 100 mk.est. potage. (1 dolaro = 375 estoniaj markoj, pano = 22 mk. est. por kilogramo). Senlabora estas ankaŭ granda parto el la cerbolaboristoj. Unu mia konatulo, instruisto, perdinte aŭtune sian oficon travagis dumvintre ĉiujn oficejojn, neniun laboron li ricevis. Fine en majo li trovis laboron en segejo. Mi mem finis studojn en gimnazio kaj en komenco de aprilo ĉi jare liberiĝis de militservo. Unu monaton mi ĉie penis trovi iun laboron. Sensukcese… Fine en majo la segejoj ekfunkciis kaj mi ricevis laboron en unu el ili. Laboris mi ok horojn tage portante tabulojn kaj ricevis 24 mk. est. por horo. Laboro estis nokta. Ĝi daŭris 8 tagojn. Tiam finiĝis la krudmaterialo (traboj) kaj la segejo ekmalfunkciis por unu semajno. Dum tiu tempo espereble per la rivero alvenos traboj kaj la laboro rekomenciĝos kun du laboristgrupoj, ambaŭ po 10 laborhoroj. Unua grupo laboros de la 7-a matene ĝis la 6-a vespere, la dua — de la 7-a vespere ĝis la 6-a matene. De la 12-a ĝis la 1-a tage kaj nokte unuhora ripozo. Unu semajnon laboristo laboras nokte, alian tage. La salajro restos la sama: 24 mk. est. por horo. Tio faras proksimume 6000 mk. est. en monato. 2 % oni devas pagi por malsanulkaso. Por loĝejo kaj manĝo mi pagas 2000 mk. est. monate. Por la resto mi devos aĉeti vestaĵojn kaj ŝuojn, pagi ĉiujn aliajn elspezojn kaj fari monprovizon por la vintro. Dumvintre mi intencas fini pedagogiajn kursojn por fariĝi instruisto en komenclernejo. Por tio
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
mi bezonas proksimume 30 000 mk. est. Kiel kolekti tiun sumon estos demando malfacila. Laboristoj en la vilaĝoj ricevas 4000 mk. est. en monato kaj loĝejon kaj manĝon senpage. Laboro intelekta ne estas trovebla. En la segejo mi laboris en iu subtegmentejo. Kiam la vetero estis bona la laborkondiĉoj estis kontentigaj. Sed malbone estis kiam pluvis. La tegmento estis tiom malbone konstruita, ke la pluvo ĉiuloke trafluis. Iu ŝercemulo diris, ke ĝi estas konstruita, por ke la suno ne brunigu laboristojn. Eble li bravis. Tre malbona estis laboro dum printempaj pluvaj kaj malvarmaj noktoj. Kelkajn noktojn mi laboris ĝis ostoj malseka, blovis malvarma vento, de tempo al tempo pluvo ŝanĝiĝis je neĝo, dentoj klakadis, la kruroj estis rigidaj. Mirinde, ke mi ĝis nun ne malsaniĝis. Sed ni devis esti kontentaj, ĉar ĉiutage multaj senlaboruloj vizitis la segejon serĉante laboron, kaj se iu laboristo kuraĝis malkontenti, li tuj estis maldungata.
[BILDO p.3 | 18,8,59,28] Foto de ruinigitaj fabrikaj konstruaĵoj kun altaj kamentuboj kaj akvoturo; surskribo sur la foto: «Pärnu-Valdhofi vabriku varemed».
Ruinoj de “Valdhof” en Pernaŭ
[BILDO p.3 | 18,28,59,47] Foto de larĝa rivero kovrita de flosantaj traboj, kun ponteto kaj arboj sur la malproksima bordo; surskribo: «Pärnu jõgi».
Pernaŭa rivero, plena je traboj
Dum la libera semajno mi ree ekserĉis laboron — sensukcese. Vendrede fine en unu segejeto oni bezonis laboristojn. Aperis deko da senlaboruloj, laboron ricevis nur kvar. Salajro 22 mk. est. por horo, labortago 10 hora. Mi preferis atendi ĝis ree ekfunkcios la segejo, kie mi komence laboris. Somere mi intencas fariĝi vilaĝlaboristo, ĉar en vilaĝo elspezoj estas pli malgrandaj ol en urbo.
SAT-ano 5574.
TAGO EL MIA VIVO
Pro la samaj motivoj kiel tiuj esprimitaj de la K-doj 2978, 6190 kaj 2295 en iliaj artikoloj titolitaj “Tago el mia vivo” kaj “Tago el la vivo de ministo” mi verkas la jenan. Same kiel ili, mi pensas, ke serio de tiaj artikoletoj povus interesi la legantojn de “S-ulo”; miaflanke estas agrable al mi scii pri la privata vivaranĝo de ĉiusektoraj SAT-anoj.
[BILDO p.3 | 43,64,59,79] Portreto de juna viro kun kombita hararo, en malhela jako kaj kravato, kun krucitaj brakoj.
Mi estas 23-jara, kaj loĝas en la hejmo de miaj gepatroj, kun miaj du fratoj 19- kaj 16-jaraj. Kiel alĝustigisto, laboras mi en malgranda fabriko proksime de nia domo. Ĉiun matenon mi ellitiĝas je la sesa, vestas min kaj matenmanĝas. La laboron mi komencas je la sesa kaj duono, ĝi estas nek malfacila, nek devigas ĉiuminute cerbumadi, kaj konsistas ĉefe en preparado de diversmodelaj kalibriloj, kuplostangoj, krankstangoj k. s. Tiel mi laboras ĝis la dekunua kaj kvarono, tiam mi ĝuas 105-minutan ripozon por tagmanĝi. Je la unua la laboro rekomenciĝas ĝis la kvina, je tiu horo mi tuj rehejmiĝas, manĝetas ĝis la 5,30 h. Tiam, kiam la frato estas alveninta, ni prenas terkulturilojn kaj kune ni iras ĉu al kampo, ĉu al vinberejo, por tie fosi, pioĉi por kreskigi vinbertrunkojn, sterki, plugi (per permanaj iloj) la teron, por planti aŭ kulturi terpomojn, legomojn aŭ aliajn cerealojn, zorgi pri la arboj kaj arbetoj, senvermigi, senafisigi iliajn trunkojn kaj branĉojn printempe. Somere estas necese ligi vinberbranĉojn ĉirkaŭ la palisoj, ree pioĉi la vinbertrunkojn, la flekseblajn trunketojn de terpomoj, akvumi la semitaĵojn, la salatajn, brasikajn, rafanetajn bedojn falĉi medikagon ktp.
Aŭtune la vinberrikolto kaj la eltiro de terpomoj donas sufiĉe da laboro.
La surkampa laboro estas pli fortouza ol la fabrika, kompreneble, tamen ĝi okazas nur dum la tri supre cititaj sezonoj; vintre ĝi preskaŭ ne ekzistas, almenaŭ ĝi estas pli malofta, malpli streĉa por ni kaj ne bezonigas tiom da zorgoj pri la kreskaĵoj. Ĉiun tagon ni laboras ĝis krepuskiĝo, tio estas ĝis la oka, oka kaj duono proksimume. Post la denova rehejmiĝo, mi lavas min kaj vespermanĝas rapide. Mian dormoĉambron, kiu estas samtempe mia studoĉambro mi trafas baldaŭ, kelkan tempon mi dediĉas al legado de la leteroj aŭ ĵurnaloj (el kiuj “S-ulo” kaj “Senn. Revuo” estas preferataj) alvenintaj dum la tago, al skribado, aŭ al tralego de iu esperanta libro. Fine, pro laciĝo, mi enlitiĝas, estas la deka, ofte eĉ pli.
Ankaŭ sabate posttagmeze kaj dimanĉon matene ni laboras, tre certe ne por nia plezuro, sed por helpi niajn gepatrojn kiuj jam maljuniĝas. Miaj senokupaj horoj estas malmultnombraj kaj tiuj por propagando ankoraŭ pli maloftaj.
Kelkfoje ĉiamaj geamikoj, urbanoj kaj kamparanoj, partiaj aŭ senpartiaj, min vizitas dum la dimanĉaj posttagmezoj por frate interparoli. Scivolemaj ili estas: ĉiufoje ili petas sciigojn pri la vivo, moroj, porliberecbataloj de la laboristoj el aliaj mondpartoj ĝenerale. Mi devas konfesi, ke “S-ulo” kaj “Senn. Revuo” liveras bonajn fontojn kaj dissciigindajn artikolojn por tio.
Sed estas la novaĵoj el Sovetio kiujn ili preferas, precipe la kamparanoj, kies okuloj brilas kiam ili aŭskultas pri la vivmaniero de la sovetiaj kamparanoj, pri la helpo al ili alportata de la rusa registaro, tamen ne pri ĉiuj leĝoj kaj dekretoj ili konsentas.
Ĉiuj geamikoj bone konscias la valoron de nia lingvo por la urb- kaj kamplaboruloj, tamen ne kredu, ke ili eklernas ĝin; ne! por entrepreni la lernadon mankas al ili tempo kaj iom da kuraĝo…
15 000 personoj loĝas en Rive-de-Gier, la alilandaj laborfratoj (Italianoj, Hispanianoj, Polianoj ktp., kiuj estas en granda elcento) pace vivas kun la tiea loĝantaro.
La kampara kaj urba junularo estas plejparte piedpilkludema kaj dancema, sed malmulte studema bedaŭrinde.
Al la Laboristaro de la urbo mankas organiziteco kaj unuiĝemo, malfortaj estas la sindikatoj, la senfinaj disputoj pri la diversaj tendencoj kaŭzas tion, sed frue aŭ malfrue la laboristoj de la distrikto devos unuiĝi, eĉ eble super la gvidantoj, ĉar la enlanda labordonantaro ekdirektas atakon kontraŭ salajroj kiuj apenaŭ sufiĉas.
Al la ĉiusektora SAT-anaro saluton!
Jos. Combe.
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
Mi estas kraĉonta sur vin: mi estas franco!…
Varma maja vespero aromas en parizaj stratoj.
Ĉesis la taga bruo de sennombraj aŭtomobiloj. Trankviliĝis la pulso de l’ vivo. Nur lumegas larĝaj fenestregoj de kafejoj, antaŭ kiuj ĉe tabloj sidas alkoholemuloj kaj ulinoj atendantaj pagonton de la nokto…
Ritme paŝas kvar SAT-anoj revenante el kunveno de laboristaj esperantistoj. Ili parolas (certe esperante! ĉar unu el ili estas ekspoliano, alia eksrusiano kaj du aliaj francianoj) pri la ĵus okazinta lekcio. La vojo estas longa. Se mi estus sola, mi certe veturus per tramo aŭ per subtera fervojo. Sed nerimarkebla ĝi estas trairata en kompanio de K-doj. Ni babilas, disputetas kaj subite… subite ni aŭdas malantaŭ ni bruaron, en kiu estas distingeblaj ĝembojado de hundo, virinaj plendkrioj kaj fajfo de vipo tranĉanta aeron…
Rapida rigardo malantaŭen. Fantomsimilaj en duonlumo figuroj. Larĝŝultra viro senkompate vipas sian hundon kaj du virinoj vane admonas la kruelulon. Ni rapidas por interveni.
— Lasu la hundon! Ĉu tiel oni ĝin devas eduki?
— La hundo estas mia. Ne ŝovu do vian nazon en alies aferon!
Kaj denove kelkaj vipobatoj falas sur la dorson de l’ tremanta besto. Nin tiu sceno profunde indignas. Sed la sovaĝulo senĝene komencas insulti la du kompatemajn virinojn kaj fine krias al unu el niaj K-doj.
— Mi estas kraĉonta sur vin: mi estas franco!…
Ĝuste la K-do, al kiu estis direktita tiu insultfrazo (plidecigita en esperanta traduko…), estis franciano. Li estis ekscitita, liaj okuloj brilis kaj ruĝis liaj vangoj. Kaj kun korpremo mi estis jam atendanta lian kontraŭdiron: “Ankaŭ mi estas franco!” Mi estis certa, ke li tion diros…
Li ne diris tion! La ekscito de l’ diskuto, la indigno, — nenio forgesigis al li, ke li estas sennaciulo.
Dankon, K-do! Ledog.
[REKLAMO p.4] LINGVAJ RESPONDOJ (Plena Kolekto). Unu volumo in-8, 92-paĝa 1.— mk. g. Multfoje petoj estis faritaj al D-ro Zamenhof, ke li klarigu kelkajn gramatikajn aŭ lingvistikajn demandojn. Ĉiam li respondis bonkore. Pli ol 100 respondoj estis tiel faritaj de li, kaj estis iom post iom publikigitaj en La Esperantisto (1889—1893); La Revuo (1906—1908); Oficiala Gazeto (1911—1912). Ili aperas nun en tiu verko logike ordigitaj kaj kun devenaj referencoj. Kvankam ili devas esti [?] konsiderataj kiel oficialaĵoj, laŭ deziro de Zamenhof, konfesinde estas ke ili multe utilas al legantoj. Havebla ĉe Administracio de SAT.
Lernejo en Sovetio
En nia ordinara 7-jara lernejo ne estas klasĉambroj, sed studejoj por sociologio, naturscienco, matematiko, fiziko, kemio, rusa lingvo, geografio, arto (desegno) kaj por fremdaj lingvoj (la germana estas deviga). Inter lecionoj la lernantoj troviĝas en la salono, kiu estas ventumata dum lecionoj. Multaj organizoj estas en la lernejo: esperantorondeto, sporta, drama, ŝaka, desegna, radia kaj de junaj naturscienculoj. Ĉi lasta movado estas plej larĝa en la lernejoj kaj havas sian organizan centron en Moskvo.
[BILDO p.4 | 60,14,92,32] Grupfoto de gelernantoj kaj instruistoj, kelkaj vicoj da junaj viroj kaj virinoj, starantaj kaj sidantaj.
La sankomitato pere de deĵorantoj prizorgas la higienon de gelernantoj. Por kunsidoj de organizoj estas dediĉita ĵaŭdo, t. n. kluba tago. Ni havas duonkluban ĵaŭdon t. e. ni havas duonon da lecionoj kaj poste sekvas la kunsidoj. Ĉiu grupo (klaso) havas kiel grupgvidanton instruiston. Ĉiuĵaŭde la grupo kunsidas kaj priparolas la demandojn poste solvotajn dum kunsido de la grupreprezentantoj kaj dum ĝenerala kunveno de lernejo. Oni diras ke memorganizeco kaj memagemo ĉe ni estas bonaj — la nomo devigas: nia lernejo estas je la nomo de la 3-a Internacio pri kio ni fieras.
Nia vivo respeguletas en nia murgazeto “Voĉo de lernejano”. Ju pli multe la postlimaj geamikoj sendos por nia murgazeto da interesa materialo, des pli vigla, estos la peresperanta laboro, des pli efika estos poresperanta propagando, ŝatas … nek nia lernejestro, kiun nek la instruistino de germana lingvo. E.
Virina movado en Japanio
Tiu ĉi malgranda artikolo estas rapida skizo de virina movado en Japanio. Japanaj virinoj ankoraŭ ne akiris tion, kion eŭropaj virinoj jam delonge ĝuas.
Politike ekzistas virina organizo kiu celas akiri elektrajton por virinoj. Tiuj virinoj kiuj havas saman talenton kaj kulturon kiel viroj, ne havas elektrajton. La leĝo pri universala baloto, kiu jam pasis la parlamenton, esceptas virinojn. La organizo havadas tre malfacilan bataladon, sed komitatanoj per senĉesa laborado kaj nelacigebla energio penadas akiri elektrajton por virinoj.
En edukado ankaŭ estas virina organizo kiu celas akiri egalan rajton kiel viroj en edukado. Al virinoj ne estas permesite ricevi saman ŝancon en edukado. Jam en knabina liceo oni ne donas saman edukadon kiel al knaboj, kaj tial en kolegio knabino ne povas akiri egalan ŝancon. La celo de organizo estas unue akiri por knabinliceanoj egalan ŝancon kiel knaboj en ĉiu leciono.
Moralflanke ekzistas diversaj virinaj organizoj i. a. organizo celanta forigi la sistemon de publikaj prostituistinoj kaj organizo por abstinenco de vino kaj tabako jam staras sur firma bazo kaj tre vigle agadas.
En laborista flanko, malgraŭ la mallonga historio de japana labormovado, pioniraj laboristinoj jam multe laboradas kiel anoj de virina fako de Laborunio, kaj ili kun miriga pacienco, sub persekutado, batalas por la bono de sia klaso.
Estis organizo de virinaj socialistoj kiu multe celis fari, sed pro severega persekutado jam ĉesis esti organizo, sed tiamaj membroj tre vigle laboradas ĉiam klopodante veki virinojn al klaskonscio, kaj ĉiam helpante proletarian movadon aŭ per plumo aŭ per aktuala agado. Tiuj virinoj kvankam ili mem ne organizas iun rondeton, tamen estas veraj pioniroj kaj batalantoj kiuj gvidas ideon kaj movadon de progresintaj virinoj.
Estas tre bedaŭrinde ke tiuj pioniraj virinoj kiuj aŭ formas aŭ ne formas organizon estas tiel okupitaj, ke kvankam inter ili troviĝas multaj kiuj aprobas kaj havas deziron lerni esperanton, al ili tute mankas tempo lerni ĝin, ĉar la plimulto el ili havas regulan okupon, (ĉiu ĉefa gvidantino havas memstaran vivadon per ia mensa aŭ korpa laboro), kaj iliaj laboroj kiel membroj de organizoj al kiuj ili apartenas estas kroma laboro, kaj tio postulas tiom da tempo de ili. Estontaj esperantistinoj venos el studentinoj kiuj havas tempon por lerni nian lingvon.
K-dino Macue Sasaki.
La mezklasuloj, la et-industriisto, la etkomercisto, la metiisto, la kampkulturisto, ĉiuj kontraŭbatalas la burĝaron por eviti ruiniĝon kaj formalaperon — — — ili estas reakciuloj, ĉar ili provas turni en inversan direkton la radon de l’ historio.
K. MARKS.
— pàgina 5 —
SENNACIULO — 5
SENNACIULA RADIO-PAĜO
Konstruu ĝin!
(Daŭrigo el n-o 135)
Lokigo de la diversaj partoj
En la konstruo de radioaparatoj la facileco kaj la sukceso de la laboro duone dependas de la bone primeditita plano de sinsekvaj laboreroj.
Komence faru sur papero en natura grandeco planon de borado de la ebonita plato. La donata fotografaĵo kaj la plano de konektoj klare vidigas la dislokigon de la apartaj pecoj. Ĝi estas eventuale ŝanĝebla. La plano devas esti tre zorgeme farita, por ke la kondensatoro, la bobenportiloj, la reostato kaj la bornoj estu facile fikseblaj. Tiun ĉi planon almetu al la polurita flanko de la ebonita plato kaj per punktilo indiku la centrojn de borotaj truoj. Poste traboru la eboniton per boriloj de konvenaj diametroj. Estas notinde, ke ebonito estas facile rompebla; tial oni devas meti sub ĝin dum la borado tute ebenan lignan platon. Ne forgesu la truojn por la ŝraŭboj, fiksontaj la ebonitan platon al la ligna!
Kiam ĉiuj truoj estas traboritaj, fiksu la kondensatoron, la reostaton, la bobenportilojn kaj la bornojn; fiksu la ebonitan platon al la ligna (sur kiu devas esti alŝraŭbita la lampportilo) kaj faru ĉiujn konektojn, sekvante la ĝeneralan planon de l’ konektoj (fig. 2 kaj 3) kaj la principan skemon (fig. 1). Antaŭ la funkciigo bone rekontrolu ĉiujn konektojn. En 99 okazoj el 100 la kaŭzo de malbona funkciado estas ne sufiĉe bona kontakto.
[BILDO p.5 | 40,12,81,39] Foto de la finita radioricevilo: ebonita fronta plato sur ligna bazo, maldekstre tri bobenoj (unu sur movebla portilo kun longa tenilo), dekstre du turnobutonoj kun skaloj kaj vico da bornoj.
Fig. 4. — Ekstera aspekto de la ricevilo. Maldekstre la tri bornoj «anteno, longaj ondoj», «anteno, mallongaj ondoj» kaj «tero». Apude, la tri bobenoj: supre, la reakcia bobeno (movebla); meze la krada bobeno (fiksa); malsupre, la antena bobeno (movebla). Dekstre la turn-butonoj de la reostato (supre) kaj de l’ variebla kondensatoro (malsupre); la bornoj «— 4 v.», «+ 4 v. — 80 v.», «+ 80 v.» kaj la du bornoj de l’ telefonaŭdilo. Kiel oni vidas, la tuta ricevilo estas entenata en eleganta kesteto.
Funkciigo de la ricevilo
Por funkciigi ricevilon tiamaniere preparitan, necesaj estas du baterioj (piloj aŭ preferinde akumulatoroj), unu de 4 voltoj kaj unu de 80 voltoj; plue ŝparlampo, telefonaŭdilo kaj bobenoj. La bornojn «+ 80 v.», «— 80 v.», «+ 4 v.» kaj «— 4 v.» konektu kun la koncernaj bornoj de la baterioj (la negativa borno de la 80-volta baterio kaj la pozitiva de la 4-volta koincidas). Tiuj ĉi konektoj eksteraj al la aparato estu nepre faritaj per izolita fadeno. Poste fiksu la telefonfadenojn al la du indikitaj bornoj kaj metu la lampon sur la lampportilon, atente observante, ke la kontaktiloj de filamento, krado kaj anoda plato eniru la ĝustajn kontaktingojn. Kontaktigu la terkonekton kun la borno «tero».
Por ricevado de longaj ondoj (1000 ĝis 2000 metroj) fiksu la fadenon de l’ anteno al la borno ALO (Anteno, Longaj Ondoj). En tiu ĉi okazo sufiĉas nur du bobenoj: unu de la reakcio (supera movebla portilo), havanta 120—150 turnojn de fadeno; alia en la krada cirkvido (meza fiksa portilo) de 120, 150 aŭ 250 turnoj. Ne estas eble doni pli precize la nombron de la turnoj, ĉar ĝi dependas de la longeco de l’ anteno kaj de ĝia kapacito (ju pli grandaj estas tiuj du valoroj, des pli malgranda devas esti la nombro de la turnoj).
Por mezaj (600—1000 metroj) kaj mallongaj ondoj (250—600 metroj), la antenon fiksu al la borno AMO. Oni tiam bezonas tri bobenojn: 1ᵉ por mezaj ondoj, reakcia bobeno (supra) de 50—75 turnoj, meza (fiksa) bobeno de 50—75 turnoj, malsupra bobeno de 30—45 turnoj; 2ᵉ por mallongaj ondoj, supra bobeno de 30—40 turnoj; same la meza; la malsupra de 22 turnoj.
Tiu ĉi lasta agordsistemo, kiun oni nomas «la skemo kun neagordita anteno» ebligas la ricevadon eĉ de tre mallongaj ondoj. Krome ĝi estas tre selektiva (t. e. oni povas per ĝi elimini ĝenantan stacion). Oni povas ĝin uzi ankaŭ por la ricevo de longaj ondoj, prenante por tio sufiĉe grandan mezan bobenon.
Enmetinte fine la bobenojn, eklumigu
(Daŭrigo pĝ. 6.)
[BILDO p.5 | 10,56,60,85] Desegnita konektoplano de la ricevilo, vidata de supre: ebonita plato kun reostato, variebla kondensatoro, fiksa kondensatoro kun rezistaĵo (R = 3 megomoj, K = 0,00015 μF), reakcia, krada kaj antena bobenoj, bornoj ALO, AMO, Tero, −80, +4, +80 kaj Tel; sur la ligna plato la lampportilo kun konektoj Filamento, Plato, Krado.
Fig. 3. — Ĝenerala plano de l’ konektoj. Tiu ĉi figuro prezentas pli klare la fadenaranĝon videblan sur la fotografaĵo de fig. 2. Oni rimarkos, ke sur la fotografaĵo kaj ankaŭ sur tiu ĉi klariga figuro la rezistaĵo de 3 megomoj kaj la kondensatoro de 0,00015 mikrofarado estas kunigitaj en unu tubeto (dekstre supre). Se oni disponas nur apartajn rezistaĵon kaj kondensatoron oni simple muntos ilin paralele en la sama loko, kiel montras la principa skemo fig. 1.
— pàgina 6 —
SENNACIULO — 6
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj.
Projekto de programo
de SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT) Proleta Esperanto-Organizo Unuecfronta por interservo kaj kultureduko reciprokaj.
(Daŭrigo)
II. ESPERANTO KAJ PROLETARO
1. Esperanto eniras la socian vivon
La vasta tutmonda movado, kreita de la lingvo esperanto, jam delonge ĉesis esti nur pure lingva, sed transirante sur la socian kampon, ĝi penetris ĉiujn sociajn klasojn, kiuj nature ĝin praktike uzas por siaj klasaj interesoj.
2. Lingvo universala, produktaĵo de kapitalismo, sin turnas kontraŭ sian kreinton
La kapitalismo, kies senlima etendiĝo kreis la bazon por liberigi la homaron kaj por unuigi la popolojn dividitajn, ne povas mem plenumi tiun taskon, ĉar ĝiaj internaj kontraŭdiroj pli kaj pli akriĝantaj — inter produktado kaj distribuado, inter kapitalo kaj laboro, inter produktadordo socia kaj propraĵ- kaj alproprigsistemo privata, inter tuteco de mondekonomio kaj malvastaj grupinteresoj — ĵetas la sistemon de krizo al krizo kaj de internacia milito al internacia milito. Tiel la kapitalismo detruas periode, per teruraj mondmilitoj, la ĝermojn kaj radikojn, de ĝi mem kreitajn, de tuthomara kulturo. Pro tiu duobla karaktero de la kapitalista kulturo, esperanto en la manoj de la burĝa klaso povas esti nur trompo, blufo aŭ ludaĵo; kaj en tiuj okazoj, kie la burĝaro esperanton serioze uzas, ĝi utiligas ĝin por siaj klasaj celoj kontraŭ la Proletaro.
La espero, ke la kapitalismo ĝenerale utiligos esperanton por la bono de l’ homaro, estas naiva iluzio. Esperanto ne povas esperi sukceson per klaso, kies intereso estas milita internacieco. Kaj esperanto estas mem dutranĉa glavo en la manoj de la ekspluatistoj, ĉar lastfine la uzado de lingvo universala eĉ flanke de burĝaro plifortigos la internaciajn kontraŭkapitalistajn tendencojn en la popolamasoj.
3. Esperanto je servo de burĝaro
Naciaj ŝovinistoj per esperanto faras nacieman propagandon por siaj respektivaj registaroj kapitalistaj. Pastroj ĝin aplikas por disvastigo de la ekleziaj trompoj, por stultigo de la popolo per ĉielaj sensencaĵoj kaj por ŝirmado de la reala, surtera ekspluatado kapitalista. Policanoj ĝin uzas por pli efike persekuti la proletajn batalantojn sur internacia skalo. Burĝaj pacifistoj ĝin utiligas por disvastigi la trompajn ideojn de interklasa harmonio kaj de tiel nomata «interna ideo de esperanto», celante solvi ĉiujn sociajn kaj naciajn malfacilaĵojn de la nuntempo per enkonduko de esperanto, kaj klopodas tiel deturni la atenton de la Laboristaro de ĝiaj klasaj interesoj.
4. Esperanto je servo de Proletaro
Esperanto povas atingi siajn celojn en la kultura vivo de la homaro nur en la manoj de klaso vere tutmonda, kies aspiro al liberigo ne estas iluzio aŭ trompo kiel tiu de la burĝaj pacifistoj kaj de la eklezio. Tial la sola klaso, kiu kapablas realigi la ĝeneralan uzadon de lingvo universala, estas la laborista klaso.
Enkonduko de lingvo universala grave faciligos la interpopolan kontakton de la malsupraj tavoloj de la popoloj; lingvo universala al ili malfermos larĝajn perspektivojn en tutmonda skalo. Lingvo universala jam nun fariĝas pli kaj pli necesa por la Proletaro en la kadro de la kapitalista sistemo, pro la senĉesa kreskado de la interpopolaj ligiloj. Ĝi fariĝos nepre necesega en la socio bazata sur libera laboro sen ekspluatado, al kiu aspiras kaj por kiu batalas la Proletaro klaskonscia.
Esperanto en la manoj de la laborista klaso estos potenca armilo en la klasbatalo.
III. SAT KAJ ĜIAJ CELOJ
1. Esperanto je la servo de la proletaj klasorganizoj
Meti en la manojn de la laborista klaso la potencan armilon esperanto por la klasbatalo — jen la historia funkcio de SAT.
La diversaj klasbatalaj organizoj proletaj pli kaj pli akre sentas la mankon de universala lingvo; al ili sin turnas SAT, proponante siajn servojn, sed samtempe ilin atentigante, ke ili plene profitos el ĉiuj utiloj de esperanto nur tiam, kiam ili mem rekomendos kaj favorigos la ĝeneralan lernadon kaj utiligadon de tiu lingvo.
Sed jam antaŭ atingo de tiu lasta kaj ĉefa celo: oficiala akcepto de esperanto kaj ĝia uzado en la klasaj organizoj pro-
la lampon, turnante de maldekstre dekstren la maneton de l’ reostato kaj turnu malrapide la kondensatoron. Kiam la dezirata telefonio estas iom aŭdebla pliaŭ mal-proksimigu la reakcian bobenon al la fiksa, serĉante la pozicion, kiu donas la maksimuman potencon de aŭdigo (antaŭ aŭ post la karakteriza fajf-sono de l’ «oscilado»). Perfektigu la agordon per la variebla kondensatoro.
Se la reakcia bobeno estas tro proksima al la agordbobeno (fiksa), en la telefono estas aŭdebla terura blekego. En tiu momento via ricevilo fariĝis vera sendilo kaj treege ĝenas ne sole vin, sed ankaŭ ĉiujn najbarajn radioamatorojn. Estu ĝentila kaj malproksimigu la reakcian bobenon!
Se dum la unuaj ekprovoj la priskribita fajfado tute ne estas aŭdebla, eĉ kiam la reakcia bobeno estas tute proksima de la agorda bobeno, inversigu la konektojn de la reakcia bobeno, t. e. fiksu al unu kontaktingo la fadenon, kiu estis fiksita al la alia, kaj male.
Ankoraŭ unu atentindan konsilon. Se vi estas komencanta amatoro, por la unua ekprovo invitu al vi pli spertan radiiston. Vi ja riskas forbruligi la multekostan lampon, dum li scias, ĝis kiu grado oni devas ĝin varmigi.
Por perfektigi vian ricevilon restas nur enmeti ĝin en belan kesteton (vidu la fotografaĵon fig. 4).
RADIULO.
*
Okcidenteŭropaj SAT-anoj povas aŭdi Moskvon!
La potenca moskva stacio en la nomo de Komintern (ondolongo 1450 m) estas bone aŭdebla en okcidenta Eŭropo. Ofte ĝi faras esperantajn disaŭdigojn. Ĉiudimanĉe matene (sovetiaj K-doj, sciigu nin pri preciza horo laŭ MET!) estas disaŭdigata el ĝi «Radioamatoro», esperanta gazeto parolata. Ĉiudimanĉe vespere je la 22 h. laŭ MET (21.00 T. U.) K-do Javoronkov faras el ĝi esperantan kurson (kies lecionojn regule enpresas la ĵurnalo «Piŝĉevik«).
Laŭ informo de L’Humanité la franciaj stacioj penas miksĝeni la ricevadon de la moskva stacio… Burĝa kompreno pri la libereco de l’ etero…
Ĉiu ekstersovietaj K-doj aŭdantaj la stacion de Komintern bonvolu skribi pri tio al K-do V. Javoronkov, Moskvo, Poŝtkesto 701.
*
La radioeklezia «agitpropo»
Konstante zorgante pri la savo de niaj pekaj animoj, la francia ĉefepiskopejo estas haltigata per neniaj elspezoj. Ĝi pagis 10 000 frankojn al la estraro de la radiostacio «Radio-Paris», por havi rajton fari ĉiudimanĉe perradiajn predikojn disaŭdigatajn de tiu ĉi sendilo. Tiamaniere dum sia sola libera tago la francia laboristo, povas ĝui ĉiujn ĉarmojn de la mieldolĉa voĉo de pastro-oratoro. La justeco igas nin noti, ke la parolantoj posedas vere bonan oratoran talenton, la poste sekvanta ĥormuziko estas tre bela kaj tial la propagando fariĝas danĝere efika. Malfeliĉaj cerboj de respublikaj civitanoj! Eĉ per radio oni penas vin kripligi!…
— pàgina 7 —
SENNACIULO — 7
letaj — SAT praktike povas meti sian lingvon je la servo de la proletara klasbatalo:
a) SAT metas sian gazetaron je dispono de la laboristaj organizoj;
b) SAT funkciigas informservon tutmondan je la profito de diversspecaj asocioj de la Proletaro:
c) SAT servas kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj laboristaj.
2. Sur frontsektoro de interpopola interligo, sur kultura kampo
a) por sennaciismo
En la ĝenerala proleta luktado, SAT estas kultura batalorganizo sur la frontsektoro de interpopola interligo. Dum aliaj proletaj organizoj konsideras kiel sian specialan taskon politikan, sindikatan aŭ kooperativan agadon, korpkulturan kaj sportan edukon ktp., la laborista esperanto-movado, koncentrita en SAT, havas sian ĉefan batalkampon en la kontraŭnaciema luktado; instruante kaj klerigante, SAT zorgas kutimigi sian anaron — kaj per sia anaro la klason — al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo, celante per tio eduki la specon de la plej bonaj el la tiel nomataj «internaciistoj»; ĝi celas plifaciligi la interrilatojn de siaj membroj, kreskigante ĉe ili per daŭra korespondado, de fabriko al fabriko, per vojaĝoj ktp., fortikan senton de homeca kaj klasa solidareco, spiritostaton harmoniantan kun la estonta socio, kiam la sociordo nuna, la ekonomiaj, ŝtataj kaj naciaj limoj ne plu ekzistos.
b) kontraŭ imperialistaj militoj
Fidela al tiu sia historia rolo, SAT batalas en intima komuneco kun la aliaj klasorganizoj proletaj kontraŭ la imperialistaj militoj, en kiuj la kapitalista socio portas ĝis frenezeco la nacieman spiriton kaj devigas proletojn diversnaciajn al malamo, mortigo kaj buĉado reciprokaj.
c) kontraŭ dogmoj
Batalante kontraŭ ĉiuj militoj estigataj de la bezonoj de la ekspluatantaj klasoj, SAT nature batalas ankaŭ kontraŭ la restaĵoj de dogmeca spirito, kiu ankoraŭ nuntempe disigas profunde la popolojn, pliakrigante nacian dividecon kaj plifaciligante ekspluaton kaj subpremon de unu popolo flanke de alia. Penante perigi al siaj membroj la novan sciencecan kulturon tuthomaran, SAT ignoras la senbazan kredon je dio, rekomendas al siaj membroj ne esti anoj de iu ajn eklezio kaj atentigas ilin pri ilia morala devo eduki siajn infanojn laŭ scienceca mondkoncepto.
(Finota.)
[REKLAMO p.7] Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 100 pecoj 1.— mk. g. Administracio de SAT.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
La unuamajaj festoj estis larĝe uzitaj de multaj SAT-anoj por propagando de niaj ideoj. Sufiĉas rigardi la «Memornoton» de hodiaŭa numero por vidi kiom da SAT-aĵoj entenadis la numeroj de 1. 5. 27 de diversaj gazetoj. Ankaŭ kelkaj londonaj SAT-membroj k. anoj de Lab. Esp.-Klubo partoprenis la manifestacion en Hyde Park la 1. majo. Kun ili ĉeestis kelkaj japanaj K-doj. Tre atenteme la multnombra ĉeestantaro aŭskultis anglan k. esp-an paroladon de K-do D. Sheriff invitinta la ĉeestantojn al studado de esp-o. Samtempe la parizaj SAT-anoj partoprenadis multmilan laboristan kunvenon en Pré St. Gervais, kie bona propagando per paroladetoj k. flugfolioj estis farita.
Pli k. pli la anoj de naciaj lab.-esp-aj organizoj konscias la neceson aliĝi al sennacieca tutmonda organizo. Tiel ekz., en Bournemouth (Anglio) post fino de esp-a kurso estas fondita «Laborista Esperantista Klubo de Bournemouth’a Distrikto», laŭ kies regularo ĉiu ĝia membro devas esti ankaŭ SAT-ano. La kunvenoj de la klubo okazas alterne en Bournemouth k. Christchurch. Dank’ al energia laboro de lokaj K-doj la nombro de SAT-anoj en distrikto triobliĝis kompare kun lasta jaro (nun 24). Sekretario de la klubo estas K-do L. E. Hessé. Simile en Bremen post fino de kurso fondiĝis LEA-grupo kies ĉiuj anoj (12 p.) aliĝis al SAT. Atentu ĝian anoncon en «Korespondado». Fine el Ĉes. Budejovice oni informas nin, ke SAT-aniĝis preskaŭ ĉiuj membroj de «La Progreso», lab.-esp-a klubo vigle propagandanta inter laboristoj de suda parto de Ĉekoslovakio. Ankaŭ la 15 partoprenantoj de la organizita de ĝi kurso en Mladé intencas SAT-aniĝi post fino de la kurso. En aŭtuno «La Progreso» aranĝos tutregionan propagandan ekspozicion. Ĉiuj K-doj vizitontaj la II. Lab. Gimnastikan Olimpiadon en Praha, bv. afable viziti «La Progreso’n» en Ĉes. Budejovice (Dvorákova Protivinska pivnice. Jirkova [?] str. 30).
En Francio la laboro plivigliĝas. Duobliĝ[nelegebla] la lab.-esp-istoj estas iafoje malhelpataj. grupo dank’ al ĉiulandaj interesaj paroladoj. En Grenoble grava organizo de eksmilitintoj «Fédération Ouvrière et Paysanne des Mutilés», sekcio Dauphiné-Savoie, aldonis al la aliaj siaj celoj «la propagandon por internacia lingvo esp-o». En Lyon la Lab.-Esp. Grupo organizis Zamenhof’an memorfeston dum kiu parolis K-do 132. Ĉeestis 41 K-doj. 24. 4. 27 en teatraĵo prezentita de lab. kanta grupo aŭdiĝis esp-a kanto «Proletoj, unuiĝu!» k. diversaj deklamaĵoj pri esp-o. Imitinda propagandmetodo!
Kontraŭe, en Perpignan la francia polico malhelpas laboron. En apr. ĝi elfranciigis kvar K-dojn vizitintajn la esp-an kurson; ilia sola kulpo k. «krimo» estas, ke ili ĉiam estis klaskonsciaj lab-istoj. La forpelitaj K-doj devas eliri el Francio per Belgia landlimo. Se belgiaj K-doj hazarde renkontos ilin, nepre ili ĉiel helpu la helpindulojn.
Ankaŭ en alia «respubliko», en Germanio, la lab.-esp-istoj estas iafoje malhelpataj. Ekz., en Schweidnitz la sindikata komitato de «liberaj sindikatoj» malpermesis la portadon de esp-a standardo de Lab.-Esp. Grupo dum unuamaja manifestacio. K-doj ekstergermaniaj! Sciigu la Esperanto-Informejon en Schweidnitz kiajn standardojn kaj afiŝojn oni uzadis en via urbo dum la unuamaja festo. Ĉetere la Schweidnitz’aj SAT- k. LEA-grupoj vigle kunlaboras. 9. 4. 27 okazis publika kunveno «Por libera Ĉinio!» en kiu i. a. parolis K-do So el Ŝanĥaj. Li tre interesiĝis pri SAT k. esp-o k. promesis varbi por nia afero en diverslandaj proletrondoj.
En Sovetio kiel ĉiam nia movado progresegas. Inter multaj aliaj estas notindaj sekvantaj faktoj. En Perm la redakcio de l’ gazeto Zvezda starigis esp-o-konsilejon, letere helpontan la studadon de la lingvo k. organizadon de lab. korespondado. La distrikta kongreso de lab. gazetkorespondantoj rezoluciis pligrandigi «Anguleton de Int. Ligo» en Zvezda. Eklaboris esp-a rondeto en fervojista klubo.
En Minsk 14. 4. 27 Zamenhofa memorvespero en salono de centra partia klubo. Ĉeestis pli ol 200 p. Lekciis K-doj Kirjuŝin, Sapirŝtejn k. Fajnzilber. Sekvis deklamado kaj ĥorkantado. Al Zamenhofa memortago estis ankaŭ dediĉitaj du numeroj de esp-a radio-gazeto. Ĉi gazeto estas disaŭdigata ĉiumerkrede de 22 ĝis 22,45 h. laŭ MET (21,00—21,45 T. U.) el Minska radiostacio (ondolongo 860 m); ĝi pritraktas en- k. eksterlandan lab. movadon. K-doj aŭdantaj ĝin skribu pri tio al Minska stacio.
(Kompilite laŭ multaj leteroj).
*
NIA POŜTO
T. Cortés Barcelo. — La «paneŭropa» movado ne povas multe interesi sennaciulojn, kiuj ja havas pli larĝan kaj klaran ideologion. Sekve ni ne povas publikigi vian artikolon. — E. L.
5199. — Ni konsentas vian proponon, sed ni ne efektivigu ĝin tuj ĉe la komenco de la afero. Ni atendu por sciiĝi ĉu la laŭdinda «fantaziuleco» daŭros. Almenaŭ vi mem ne prokrastu havigi al ni la necesan aĵon. — E. L.
5221. — Vian leteron ni sendis al K-dino M. S. — Adm.
Wakamatsu-Tokio: Via respond-kupono ne valoras. Koresp.-anonco kostas 0,50 gmk. — Adm.
*
NEKROLOGO
La multaj SAT-anoj, kiuj konis K-don
ARMANDO KOHN (982)
ekscios kun ĉagreno pri lia morto, okazinta la 12-an de majo, post longa pulmomalsano.
Forkurinte el Hungario, nia juna K-do travivis multe da malagrablaĵoj en diversaj landoj. De pli ol tri jaroj li estis en Francio. Kiam li estis sana li tie vigle kaj entuziasme propagandis por nia afero.
Per tiu morto SAT perdas unu el siaj plej bravaj batalantoj. Ni ĉiuj memoru pri li kaj imitu lian fervoron.
La Parisa grupo.
Ĉe la neŭtraluloj.
Paco per Lernejo
La 16.—20. apr. okazis en Praha la konferenco «Paco per Lernejo» organizita de la Internacia Oficejo pri Edukado. Proksimume 500 delegitoj el 18 landoj ĉeestis ĝin inter ili ankaŭ D-ro Beneŝ (ministro de eksteraj aferoj) kaj D-ro M. Hodza (ministro de edukado). Multaj oratoroj parolis senpere en esp-o. Aliaj paroladoj estis tradukataj sed nur en esp-on. Radiodisaŭdigo de la paroladoj kaj gazetaj raportoj havis bonan propagandan efikon.
Elektoj en la Lingvan Komitaton
Voĉdonintoj: 107. Estas elektitaj: Novaj membroj: S-ro Cogen (101 voĉoj). Elirintaj membroj: S-roj Lundgren (99 v.), Krestanoff (98 v.), Grau Casas (Josep) (97 v.), Török (95 v.), F-ino Pulvers (93 v.), S-ro Blok (91 v.).
Geografio per esperanto
Konataj pedagogoj, inter alie Prof. Bovet de la Instituto J. J. Rousseau en Ĝenevo, jam rekomendis la instruadon de geografio per esp-o. Oni anoncas en tiu ĉi kampo tre interesan verkon, rezulton de kunlaboro inter Aŭstraliano kaj Finnlandano «Aŭstralio, Lando kaj Popolo», kiu baldaŭ aperos en eldonejo Hirt & Sohn.
(Laŭ I. E. S.)
— pàgina 8 —
SENNACIULO — 8
La Lingva Angulo
ATENTIGO. — Ni ricevis lastatempe multajn «demandojn» pri kiuj estas tute facile trovi respondojn en gramatiko aŭ en vortaro. La K-doj, kiuj deziras akiri fundan scion de nia lingvo devas nepre posedi la «Lingvaj Respondoj»-n de Zamenhof kaj la vortaron de Kabe. (Ambaŭ libroj estas haveblaj ĉe nia Adm.)
Fakulo estas tre okupata homo, al kiu ni submetu nur «demandojn» pri kiuj ne estas troveblaj kontentigaj respondoj en la menciitaj verkoj. Ni havas la bonŝancon, ke vera kompetentulo en la lingva fako konsentas profitigi al esperantistaj laboristoj sian sciencon, ni ne trouzu lian dankindan bonvolemon.
KOREKTO. — Kelkaj korespondantoj rimarkigis, ke en la n-ro 47 de «La Lernanto», en la respondo 2-a, troviĝas jena eraro: «Neniu… ne«. Ni dankas al la rimarkintoj kaj gratulas ilin pro la atento kun kiu ili legas la «respondojn». Necesas nur diri, ke ni opiniis nenecese korekti la eraron, kiun ni mem rimarkis, en la sekvanta n-ro de «S-ulo», tial ke evidentas, ke la «eraro» estas ĉu presaro, ĉu lapsus kalami (plumeraro). En plej elementaj kursoj oni ja instruas, ke du neoj egalvaloras aserton¹). Kaj ni vere miris konstatante, ke pro tia «eraro» unu korespondanto nomas nian eminentan kunlaboranton pri lingvaj aferoj «malfakulo»!!!
Plej grava kaj bedaŭrinda eraro estas cerberaro, t. e. malbone juĝi. Tiajn erarojn ja ne estas eble korekti.
E. L.
Demandoj:
1. Ĉu bonaj estas la frazoj: «Ĝis Revolucio ili lernis nur en monaĥejoj» («S-ulo» n-ro 121—122, frunt-artikolo) kaj «ĝismarksa socialismo» (Karl Marx, lia vivo kaj lia verko», pĝ. 12, 1, 5)? Ĉu ne pli bone estus meti «antaŭ» anstataŭ «ĝis»? Ĝenerale bonvolu klarigi diferencon inter la vortoj «ĝis» kaj «antaŭ» rilate tempon, ĉar nun svarmas dubindaj esprimoj kun «ĝis». — Sepduok.
2. Ĉu preferinda estas la nova formo «ĉino» anstataŭ la Zamenhofa vorto «ĥino», kiu same sonas en la lingvoj latina, germana kaj pola? — Sepduok.
3. Kiel traduki esperanten la vorton «matras» (fr.) = «Kolbe» (germ.)? — Sepduok.
Respondoj:
- ANTAŬ esprimas tempon, momenton pli fruan ol alia. ĜIS esprimas, ke movo, ago atingas punkton en la spaco aŭ tempo.
La cititaj frazoj estas bonaj, ĉar klaraj. En multaj tiaj frazoj oni povas uzi sendiference ĜIS aŭ ANTAŬ. Rimarku tamen, ke ĝenerale la prepozicio ANTAŬ estas preferinda, ĉar pli klara. Tre ofte la uzado de ĜIS anstataŭ ANTAŬ estas naciismo.
La demando pri la geografiaj nomoj ne estas definitive solvita. Estas malfacile, eĉ neeble diri, ĉu ĤINO estas pli bona ol ĈINO; tio dependas de la persona gusto. Tamen, ĝis definitiva decido, estas pli singarde uzi la Zamenhofajn formojn.
La vorto MATRAS estas pure teknika kaj plej multaj francoj, eĉ tre kleraj, ne konas ĝin aŭ ne konas ĝian signifon. Bonvolu do vin turni al faka teknikisto.
Fakulo.
¹) Ĉi okaze estas tamen interese noti, ke en la Zamenhofa traduko de «Hamlet», akto 1, sceno 5, oni trovas jenan esprimon: «Metu viajn manojn denove sur la glavon, kaj ripetu, ke vi neniam al neniu diros pri la apero de la nokto».
Tiu esprimo estas eble eraro gramatike, sed stile ĝi estas pli esprimforta, pli bone spegulas la originalon kaj sekve estas pli… korekta.
E. L.
★ DIVERSAĴOJ ★
URĜA ALVOKO
Karaj Kamaradoj ĉiulandaj!
La 12—13-an de junio Sverdlovska distrikta Komitato de Sovetlanda Esperantista Unio kunvokas Unuan Tuturalan konferencon de geesperantistoj por fondi fortikan regionan esperantan organizon. Dum la konferenco ni aranĝos ankaŭ esperantan ekspozicion. La konferencon partoprenos reprezentantoj de partiaj, sindikataj kaj aliaj sociaj regionaj, distriktaj, urbaj organizoj neesperantistaj.
La konferenco kaj la ekspozicio devas evidente montri kiom granda kaj forta estas esperanta laborista movado en la mondo, kiom utila ĝi estas por tutmonda gelaborularo.
Sendu por la konferenco salutleterojn de viaj organizoj kaj ekspoziciaĵojn.
Ĉiujn Gek-dojn diverslandajn, kiuj korespondadas kun Sverdlovskanoj, Permanoj, Motoviliĥanoj, Kurgananoj, Krasnoufimskanoj, N.-Tagilanoj kaj kun alilokaj Uralaj geesperantistoj, ni aparte petas pri urĝa sendo de salutleteroj kaj ekspoziciaĵoj.
La konferenco estas baldaŭ — ne prokrastu!
La adreso estas: «USSR, Sverdlovsk, poŝtkesto n-o 174, al Jeleznjakov.
Komisiite B. Jeleznjakov (5583).
Ĝusta sugestio
K-do 2144 tute prave atentigas nin pri sufiĉe grava manko de niaj korespondanoncetoj: la anoncantoj preskaŭ neniam indikas sian profesion. Tial ofte estas tute vane komencata korespondado baldaŭ ĉesas pro manko de komunaj profesiaj interesoj. Tion devas atenti SAT-perantoj akceptantaj la anoncojn kaj ĉefe la anoncantoj mem.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernanta la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
Linz-a SAT-rondo dez. koresp. k. grupoj k. izoluloj pri div. temoj k. ĉ. l. Ni ankaŭ petas ĉiul. helpemulojn sendi al ni materialon por somera ekspozicio. Resp. garantiata. Adr.: K-do J. Oeller, Hafnerstr. 21, Linz a. D.
K-do E. Spangenberg, Arbeitergasse 9, Wiener-Neustadt, dez. interŝ. PM, k. koresp. k. ĉ. l.
Belgio.
— Tramistoj Atentu! 45 tramistoj, lernantaj esp. dez. koresp. k. ĉiul. samprofesianoj. Adr.: K-do J. Lebacq, Esperanta Kurso, Maison Syndicale 17, Rue du Poinçon, Bruxelles.
Francio.
K-do Eugène Tabaste, 161, rue Paul Bert, Lyon, III., (maŝindentisto) dez. koni labormetodojn el aliaj landoj.
Germanio.
— Lab. Esp. Grupo Bremen, dez. koresp. pri ĉ. lab. temoj k. ĉ. l. Adr.: K-do Kurt Brumlop, Gellertstr. 86, Bremen.
K-do Gerhard Laneus, Bahnhofstr. 56, Trebbin, Kr. Teltov, dez. interŝ. nur PM, marko kontraŭ marko.
K-do Johann Bauer, Kramgasse 12, Regensburg, dez. koresp. k. ĉ. l. PI, bfl. Resp. garantiata.
K-do Friedrich Strasser, Erhardigasse 13, I, Regensburg, dez. koresp. k. ĉ. l. PI, bfl. Ĉiam resp.
Rumanio.
K-do Remuso Vasilieviciu, str. Reg. Maria 21, Deva, interŝ. nur PM.
Sovetio.
K-do Vj. Svjatskij, Ŝevĉenkovskaja, d. n-o 92, Knijni magazin (librejo), Ĉerkasi, dez. koresp. k. ĉ. l. pri aranĝo de libra afero k. pri propag. de libro.
K-dino Rodŝtejn, Manja, Elenovska 12, 14, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do Paĥomov Boriso, str. de Pjatakov, 78, 9., Kiev, interŝ. L, PI, gaz. ĵurn. Resp. garantiata.
— Radio- kaj Esperanto-rondetoj, ĉe junpionira klubo Ratmanski, Verĥnij Val 30, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-dino Goldberg, R., junkomunistino, Boriĉev Tok, 9, 1, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
Jenaj Gek-doj en Ivanovo-Voznesensk dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PI, PK:
K-dino Belakowa, E. Vas., Bolŝ. Dm. M.
K-dino Kuznecov, Nad. M., Bolŝ. Dm. M.
K-do Semenov, N. M., Bulatovo, 1-a Preobrajenska s. d.
K-dino Boblova, Lub. Nik., Rab. pos. kvartalo 5, d. 6, kv. 8.
K-do Sorokin, Vl. M., Novo-Dmitrovska, 3-a Naberejna 19/10.
K-dino Konstantinova, Antiso Vas., 10 Augusto d. b. Dunjuŝkin.
K-do Marija Valentinoviĉ, B. Tatarskaja 31, Minsk, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj Ĉiam resp.
K-do A. Klimov, Len. str. 25, Mariinsk, Tomsk. okr. Siberio, dez. koresp. per L, PI, k. ĉ. l. pri ĉ. temoj. Resp. garant. Same, por niaj ĵurnaloj mi bezonas leterojn pri lab. vivo k. virina movado.
— Grupo de junaj pioniroj dez. koresp. kolektive aŭ individue, L, PK; PI, interŝ. presaĵojn. Adr.: K-do B. I. Ŝipilin, Nezamojnaja, 2, k. 10, Dnepropetrovsk.
[REKLAMO p.8] AGENTEJO DE SAT por Ukrainio estas fondita! Ge-SAT-anoj de Ukrainio! Membrokotizojn, abonpagon, mendojn por eldonaĵoj de SAT sendu al: V. Kolĉinski — Esperanto, Kremenĉug. Aliĝilojn preferinde sendu senpere al la SAT-administracio, la monon — al la Agentejo.
[BILDO p.8 | 64,60,69,68] Nigra triangulo, ornamo apud la anonco de la Agentejo.
[REKLAMO p.8] Sendu multnombre al ni en alta nordlando L, PK, PI k. esp-aĵojn. Respondo garantiata. KLUBO ESPERANTISTA DE TRELLEBORG. Adr.: K-do Algot Haag, Nygatan, n-o 68, Trelleborg (Svedio).
[REKLAMO p.8] Informado pri Revolucia Ĉinio — Esperanta Gazetservo estas starigita. Ĉiuj interesiĝantoj pri la politikaj kaj sociaj aferoj en Ĉinio povas ricevi informojn, skribante al: K-do Hujucz, B. O. Box, 1332, Shanghai (Ĉinio).
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 140, 4 de juny de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 140 — APERAS [BILDO p.1 | 44,4,54,13] kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. SEMAJNE — 4. Junio 1927
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanty | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner
La SAT-anoj el Ŝanhai al la tutmonda Sennaciularo!
Ŝanhai, la 28-an de aprilo 1927.
Karegaj Gekamaradoj!
En la nomo de ŝanhaiaj laboristoj ni dankas kaj dankegas pro la gratul-leteroj pri la marta venkego de ŝanhaia Laboristaro, kiujn ni ricevis de niaj K-doj preskaŭ el ĉiuj landoj.
La ribelo de ŝanhaia Laboristaro dum lasta marto kaj ĝia sukceso estas ja granda venko ne nur por ĉinia Proletaro, sed por tutmonda popolamaso. Ĝi havas la saman signifon kiel la revolucio de 1905 en Peterburgo kaj la fondiĝo de Pariza Komunumo en 1871. La 21-an de marto, kiam kantona revolucia armeo proksimiĝis Ŝanhaion, dekmiloj da ŝanhaiaj gelaboristoj ekribelis, eksinarmiĝis kaj stratbatalis kontraŭ la ŝantuna rabarmeo. En ĉiuj anguloj de la stratoj sin trovis bravaj laborist-batalantoj kun ruĝaj kaj bluaj flagoj kaj pafadis seninterrompe al la nordaj soldatoj. Eĉ junaj laboristinoj kuraĝe portis manĝaĵojn al la batalantoj kaj bandaĝis iliajn vundojn. Post 28-hora brava batalo la laboristoj venkis kaj sukcese senarmigis la ŝantunan armeon. La ŝanhaiaj laboristoj nun havis sian propran gardarmeon. La popolregado tuj fondiĝis. Ŝanhaio, la industria ĉefurbo en Oriento, elliberiĝis el la tirana regado de la militistaj estroj, escepte la fremdajn teritoriojn, kie la angla imperialismo regadas kun timo de renverso.
Tamen nia venko estas tro granda por longe daŭri. La nova libera Ŝanhaio ekfariĝis milda sonĝo printempa post 3 semajnoj. Kiam la gratul-leteroj de niaj eŭropaj K-doj alvenis al ni, la cirkonstancoj jam tute aliiĝis. La blanka teroro en formo de faŝismo regadas nian urbon. La laboristoj estas ree subjugataj de la nova, eĉ pli terura, tirano-militisto.
[BILDO p.1 | 25,48,70,72] Foto: strato en Ŝanhai kun barikado el sablosakoj, soldatoj kaj piedirantoj.
Vidaĵo el Ŝanhai: Britaj soldatoj deĵoras en enfermitaĵo el sablosakoj
Jen estas la fakto. Pro la senĉesa disvolviĝo de Kuo Min Tan armeo (Naciista Armeo), la imperialistoj ĉiam penadis disrompi la frontunuiĝon de ĉinia revolucia amaso. Multfoje ili malsukcesis, sed tiun ĉi fojon bedaŭrinde ili sukcesis. K-do Kian Kai Sek, ĉefkomandanto de Kuo Min Tan-Armeo, ekribeligis la naciistan centran registaron en Vuhan. La 12-an de aprilo Kian Kai Sek ekatakis kaj senarmigis ŝanhaian laboristan gvardion, kiu bravege kunbatalis kun la naciista armeo ĵus antaŭ tri semajnoj. La tagon sekvantan liaj soldatoj pafadis kontraŭ la parada amaso tute senarma kaj mortigis pli ol cent laboristojn. Ankaŭ estis sekrete mortigita K-do Von Ser Va, ĉefkomisiano de ŝanhaia Ĝenerala Laborist-Unuiĝo. Sekretaj faŝistaj organizoj estas ĉie fonditaj por ataki laborist-unuiĝojn kaj mortigi komunistojn kaj revoluciulojn. La sama cirkonstanco ekzistas nun en Nankin, Hanĉo, Foĉo, Kantono kaj aliaj urboj sub regado de generalo Kian Kei Sek.
Nun Kian Kai Sek ne plu estas la gvidanto de revolucio, sed fariĝas Musollini de Ĉinio, la malamiko de Laboristaro. Sub lia regado Ŝanhaio ree fariĝas terura loko, eĉ pli terura ol kiam ĝi estis sub la regado de Ĉili kaj Santunaj estroj. Samtempe la britiaj, amerikaj, italiaj, japaniaj kaj franciaj imperialistoj sendas senĉese armeojn, militŝipojn, aeroplanojn kaj tankojn al Ŝanhaio por ataki revolucian Ĉinion. Kun granda plezuro la imperialistoj laŭdas generalon Kian Kai Sek kiel «heroon», kiu, servante kiel ilia avangardo renversas ĝisfunde la ĉinian liberigan movadon ĵus kreskintan.
Pesimismaj tamen ni ne devas esti. La liberigo de ĉinia popolo, kio estas gravega faktoro en tutmonda proletara revolucio, ne estas tiel facila laboro kiel oni pensas. Certe ni neniam dubas pri la ebleco de nia fina venko, sed ĝia efektivigo postulas grandan penadon kaj longtempan bataladon de Proletaro tutmonda. Dum nuna krizo en ĉinia revolucio pro-
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
let-revoluciuloj de ĉiuj landoj devas centrigi sian forton kaj bataladi ĝisfine kontraŭ kapitalistoj kaj imperialistoj internaciaj. La grava respondeco nun restas sur vi ĉiuj, ĉar la liberigo de ĉinia popolo estas mem la grava parto de mondrevolucio. Ni do kriadu:
Subtenu ĉinian revolucian registaron en Vuhan! Renversu la faŝistan regadon! Forigu ĉiujn fremdajn armeojn for de Ĉinio! Renversu internacian imperialismon! Vivu la liberigo de ĉinia popolo! Vivu la liberigo de tutmonda Proletaro! Vivu tutmonda solidareco!
Kun sennacieca saluto SAT-anaro en Ŝanhaio per Hujucz.
P. S. La ŝanhaiaj SAT-anoj ĵus preparis ĉion por fondi esperantan gazet-servon por liveri informojn pri revolucia Ĉinio. La ĵurnalistoj-SAT-anoj, kiuj interesiĝos pri ĉiniaj aferoj, skribu al K-do Hujucz, P. O. Box 1332, Shanghai, Ĉinio.
★
TAGO EL MIA VIVO
Sheffield troviĝas inter karbminoj, feraj kaj ŝtalaj fabrikoj. 7/8 de la urbego estas en la provinco de Yorkshire kaj la alia okono en la provinco de Derbyshire. ¾ de la urbego estas dronanta en nigra fumo el miloj da altaj kamentuboj, sed la Derbyshire’a flanko de la urbego estas unu el la plej belaj lokoj de Anglio, kiu estas diferencega de la alia flanko, kie la suno ne ofte penetras la densajn fumojn.
Mi loĝas en domo ĉe la suda flanko de Sheffield en la parto de tiu ĉi urbo, kiu estas en Derbyshire. La domo staras sur monteto en nova parto de kelkaj antikvaj vilaĝoj, kies restaĵoj estas malfacile troveblaj, kaj kie nun estas strato post strato multaj domoj por laboruloj. Sed la aero ĉirkaŭ tiu ĉi parto estas pli pura ol en la orienta flanko, kie estas la ŝtalaj fabrikoj.
Mi estas transportlaboristo kaj veturigas vojan lokomotivon por la Sheffield’a Urba Korporacio. Mi havas tridek unu jarojn, estas edziĝinta kaj seninfana. En la mateno mi ellitiĝas je 6.30 h. rapide vestiĝas kaj lavas min kaj diras «Bonan matenon!» al mia edzino.
Post dekkvin minutoj per tramveturilo mi venas mian laborejon. La labortago komenciĝas je 7.30 h. kaj mi devas pretigi mian lokomotivon antaŭ ol la labortago komenciĝas. Tial mi devas komenci laboron je la 7-a horo. Mi ricevas miajn tagajn laborprogramojn, kaj estas eble, ke mi tuj eliras kun senŝarĝa lokomotivo al loko, kie la vojo estas riparata, aŭ iafoje la lokomotivo estas ŝarĝata antaŭ ol mi eliras el la lokomotivejo. Dum la lokomotivo estas ŝarĝata mi matenmanĝas, poste mi oleas kaj ekzamenas la lokomotivon.
Mia tuta laboro okazas interne de la limo de Sheffield, tial mi ĉiam veturigas la lokomotivon inter densa transportirado kaj devas ĉiam esti tre atentema.
[BILDO p.2 | 38,16,63,30] Foto: ŝarĝa vapor-lokomotivo (vojlokomotivo) kun kondukisto.
Post du aŭ tri vojaĝoj kun la lokomotivo (depende de la distanco), mi tagmanĝas, ĉiam en malagrablaj kondiĉoj, ĉar neniu zorgas pri tio, kiel laboristoj manĝas. Ni havas kvardek minutojn por la tagmanĝo de 12.20 h. ĝis la 13-a h. Post tagmanĝo mi faras du pluajn vojaĝojn kaj la labortago finiĝas je la 17-a h., sed ofte mi ne finas laboron antaŭ la 18-a horo, ĉar mi estas kelkajn kilometrojn de la lokomotivejo je la 17-a h.
Ĉe mia laborejo estas 36 petrolaj ŝarĝvagonoj kaj 40 vaporlokomotivoj kaj la ĝenerala laboro konsistas el transporto de pavimŝtonoj, gudra makadamo, cemento, sablo, ktp. por vojoj kaj tramceloj renovigataj. Preskaŭ ĉiuj veturigistoj estas sindikatanoj kun Labor-Partia aŭ pli revolucia tendenco. Ili suferas pro la subpremado de kapitalismo, malaltaj salajroj, longa labortago kaj tiraneco de la estro de la fako.
Kiam mi estas hejme, mi tuj demandas mian edzinon «Ĉu iu letero?», ĉar mi havas kelkajn alilandkorespondantojn. Post lavego kaj vespermanĝo mi eliras al la sindikata kunveno aŭ politika partiokunveno aŭ eble kunsido de esperanta rondo; se mi ne havas kunvenon, mi skribas leteron aŭ legas libron, sed almenaŭ kvar vesperojn dum semajno mi havas kunvenon. Je la 23-a horo mi estas preta por la lito, sed ofte estas jam post la 23-a h. kiam mi enlitiĝas. Kaj la vekhorloĝo sonoros je la 6.30 h. matene, estas nova tago kaj mi ellitiĝas denove.
Horace James Clayton (2877).
Kie la laboristoj havas siajn proprajn bankojn
Laborista bank-mastrumado en Usono datas de 7 jaroj. La unua entrepreno estas starigita en majo 1920 de la Maŝinistoj kaj nomiĝas la Mount Vernon Sav-Banko de Washington. Ĝia tuta havaĵo nun valoras 5 000 000 dolarojn. La kombinita kapitalo de la laboristaj bankoj estas nun taksata je preskaŭ 127 000 000 da dolaroj, laŭ raporto ĵus eldonita de la Departemento de Ekonomio ĉe l’ Universitato Princeton (Prinst’n).
Krom la traktado de ĝeneralaj aferoj, la laboristaj bankoj faras specialan servon por la malriĉulo per la ebligo al li pruntepreni monon urĝe bezonatan, sen la pago de altega procentaĵo. Li estas ankaŭ konsilata pri siaj spekulacioj kaj monhelpata por aĉeto de sia hejmo.
Atentindaj havaĵoj!
La 36 bankoj estas dislokitaj tra la lando, de Massachusetts (Masaĉasec) al Arizona. Ili varias laŭ havaĵo de l’ Laborista Nacia Banko de Montana, kun tuteca kapitalo de 201 471 dolaroj, ĝis la Kooperativa Nacia Banko de Cleveland (Klivland) de la Frataro de Lokomotivistoj, kies kofroj entenas 25 483 728 dolarojn.
Kelkfoje kelkaj unuiĝaj grupoj estas reprezentataj en la administrado de unu banko. La Frateca Ŝtata Banko de Kansas City, ekz., estas formita de la Internacia Frataro de Kaldronegistoj, la Fer-Ŝip-konstruistoj kaj Helpantoj, la Frataro de Fervoj-veturigistoj kaj la Internacia Unuiĝo de Barelistoj.
Unu el la plej entreprenemaj el ĉi tiuj institucioj estas tiu estrata de la Kunigita Vestaĵista Unuiĝo, kiu lastatempe starigis pridoman projekton, por ebligi al siaj membroj aĉeti siajn proprajn domojn je plej malaltaj prezoj. Estas la unua projekto starigita sub la nova Ŝtata Pridoma Leĝo, kiu alcelas malhelpi troenloĝatecon. Ekzistas nur unu prohipoteka kosto.
Bonega ideo
Multaj vestaĵ-laboristoj estas rusdevenaj kaj la Banko disvolvigis metodon por simpligi la sendadon de monsumoj al Rusio. Pere de la Rus-Amerika Korporacio, kontraktoj estas faritaj kun la Industria banko de Rusio, per kiuj usona mono estas transsendata en dolaroj, sed ne en variantaj¹) rubloj. La Banko raportas, ke dum malpli ol 4 jaroj la transsendita al Rusio mono sumiĝas je 9 000 000 da dolaroj.
Laŭ ĉi tiuj kaj aliaj metodoj la usona laboristo estas prizorgata, por ke li spertu la minimumon da ĝeno kaj la maksimumon da profito pro sia mono — kaj la movado rapide disvolviĝas.
Tradukita el artikolo de E. H. en The Daily Herald.
¹) Kial la aŭtoro opinias, ke la kurzo de sovetia rublo varias? Ŝajnas al ni, ke ĝi estas almenaŭ same firma kiel la kurzo de l’ dolaro. — Noto de la Red.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
Sub jugo de orkolumaj sinjoroj
(Daŭrigo¹)
Ni servas kontraŭvole?
En plejmulto da armeoj soldata servado estas deviga. Nur en malmultaj landoj (Anglio, Aŭstrio, Germanio) ekzistas volontula servado.
Kiel oni kaptas por la armeo junulojn, devigatajn porti militistan uniformon, priskribas K-do V. O. (Belgio):
«Dum lastaj 20 jaroj ŝanĝiĝis sistemo de militalvoko en belgian armeon. Antaŭe oni devis servi depende de la kvanto da havata tero, poste devis servi ĉiu plejaĝa filo en familio kaj en 1913 oni leĝigis generalan servodevon por tuta loĝantaro.»
Fortoj, kuraĝo mankas ĝis nun por forĵeti ĉi-pezegan jugon.»
En «lando de supreniranta suno»?
Alian bildon montrantan, kiel en armeo oni senkonsciigas la soldatojn, priskribas japana K-do K. T.:
«Konstanta japana armeo enhavas 198 800 homojn. Proksimume 8% de soldatoj estas kamparana junularo, aliaj — junlaboristoj kaj urba junloĝantaro. Tiuj ĉi junuloj 21-jaraj alvenas kazernojn ĉiujare la 10-an de januaro, kaj kazerna vivo, simila al vivo en malliberejo, daŭras por ili 2 jarojn. En kazerno
[BILDO p.3 | 7,30,61,58] Pentraĵo: granda amaso da homaj kranioj en dezerta pejzaĝo, ĉirkaŭflugata de korvoj.
Pro la patrio
«Eble iu strangulo opinios, ke la armeo ekzistas por reataki atencojn de eksterlandaj armeoj? Eraro! La registaro bone scias, ke ĝi bezonas armeon por subigi laboristojn, ĉar nia malgranda landeto ne havas fortojn por kontraŭstari iun ajn alian landon. Kiam en 1923 la armeo subpremis strikon de poŝt-telegraflaboristoj, la registaro respondis proteston de l’ sindikato jene: «celo de l’ armeo estas subigi strikon».
«Por tiu celo la edukado en armeo, bazita sur severa disciplino, preparas senkonsciajn mortigistojn. Per ruzaj rimedoj oni forigas el soldato ĉion homecan kaj igas lin senanima maŝino. Vane klopodas kaj baraktas uniformvestitaj junuloj penante elsalti el senkonscia marĉo — la ŝlimo de armea disciplino ĉiam pli kaj pli ensorbas ilin.»
«Senfortigite, ili ĉesas batali kaj komencas senkontraŭdire plenumi ricevatajn ordonojn. Ili servas, portante venĝon en brusto kaj marŝante, kiel stultuloj, dum riĉjunularo sin amuzas en staboj kaj hospitaloj, purigante poluritajn ungojn.
¹) Komencon vidu en n-o 129 de «S-ulo».
ili devas senkontraŭdire toleri teruran reĝimon. Ili ne rajtas legi iajn ajn librojn, ĉu komunistajn, ĉu socialistajn, ĉu simple revoluciecajn. Eĉ se ili legas librojn, eldonitajn de nuna burĝa radikal-demokratia partio, oni enkarcerigas ilin. Kaj finfine oficiraro malpermesas al soldatoj dum du jaroj da servado iajn ajn renkontojn aŭ interparolojn kun siaj antaŭaj kolegoj el fabrikoj kaj laborejoj.»
«Ĉu tiuj kondiĉoj ne pensigas pri malliberejoj? Eĉ malliberigitoj en karceroj de kelkaj landoj ĝuas pli grandan liberon, ol japanaj soldatoj.»
Sen civitanaj rajtoj?
Eble iu diros, ke tiuj kondiĉoj povas ekzisti nur en Japanio, en orienta, malpli kultura lando? Nu al tiuj dubemuloj ni proponas: bonvolu legi jenan leteron el Ĉekoslovakio, sufiĉe «kultura» eŭropa lando. K-do F. G. skribas:
«Laŭ la registara dekreto en februaro 1927 ĉekoslovakaj soldatoj estas senigitaj de parlamenta balotrajto kaj tiel dum armea servado ili perdas sian civitanecon. Sed eĉ antaŭe la rajtoj ekzistis nur sur la papero. Kaj efektive estis malpermesite al soldatoj legi laboristajn ĵurnalojn, partopreni kunvenojn ktp. Se la soldato iel kulpis, oni punas lin, forprenante parton de lia salajro, ĉar tiu ĉi puno ial precipe plaĉas al s-roj oficiroj.»
«Plejmulto da oficiroj estas buĉistoj, servintaj en armeo de Kolĉak, Denikin kaj aliaj fimortigistoj de rusa revolucio. Se ili ekscias, ke iu soldato simpatias laboristojn ili nomas lin ‘komunista porko’ aŭ iel simile.»
«Se okazas laborista kunveno, oni jam kelkajn horojn antaŭe enŝlosigas soldatojn en kazernoj, armigas ilin kaj preparas por ‘trankviligi’ laboristojn».
(Daŭrigota)
★
Malbonkomprenoj inter Sovetianoj
(Vidu art. de K-do Demidjuk, «S-ulo» n-o 133-134.)
Unue mi devas diri, ke mi respondas nur pri unua letero («ĉu juste?»). Duan ne mi skribis kaj pri ĝia enhavo mi plene konsentas kun K-do Demidjuk.
Sed, malkovrinte «konspiron kontraŭ Sovetio», K-do D. komencis «aserti» iomete pli, ol estas eble. Li decide, «asertas», ke la imposton oni pagas nur de 100 rubl., sed mi kaj miaj K-doj jam pagis de 75. Pri kalkulado post depreno de kotizoj neniu el ni eĉ aŭdis. Sammaniere neniu en Sovetio aŭdis, ke «la tarifo por loĝejpago estas proporcia al kvanto de familianoj». Pruvi ĉion ĉi-tion estas tute facile per oficialaj dokumentoj, listoj, kontoj kaj oficialaj leĝoj.
Mi kredus, ke la kalkulado de K-do D. estas vera por Moskvo kaj aliaj samgradaj urboj, sed en aliaj lokoj povus esti malgranda diferenco. Sed restas esenco de faktoj kaj kontraŭ ĉi tiu K-do D. nenion diris.
Bedaŭrinde mi ne povas indiki urbon, pri kiu mi diras (ĉar «konspiro» kontraŭ patrolando ĉie estas malagrabla afero), sed mi ankoraŭ ripetas jenon:
Se ni prenos (eĉ laŭ ciferoj de K-do D. mem) unu familion el 9 membroj, ricevantan 105 rubl. kaj alian familion el 3 membroj, ricevantan 100+100 rubl., do unua familio pagos pli ol la dua: 1. imposton (dua tute ne pagos); 2. loĝejpagon por unuo de spaco je 30—50%; 3. por lumo (ekz. ĉe ni) je 43%; 4. por lernado de infano je 50%; 5. dume mi ne povas aserti, sed ŝajnas, ke samproporcio oni pagas ankaŭ por akvo.
Je proc. diversloke iomete diferencas, tamen ĉi sistemon eĉ K-do D. mem ne povos nei.
Ni ne forgesu, ke temas nur pri komparo. Se ni prenos absolutajn ciferojn, tiam ni devos diri, ke tarifoj estas tre favoraj: 1. impostoj estas nerimarkeblaj; 2. loĝejpago eĉ ne rekompencas elspezojn por subtenado de konstruaĵoj; 3. lumo kaj akvo treege malkaraj; 4. pago por lernado estas ridinda: 40—75 kop. po-
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
monate kaj nur por unu infano (ceteraj, eĉ deko, — senpage).
Do, pro kio K-do D. tiel arde batalas? Nur por laŭdi nian patrolandon? Mi mem ne malpli ŝatas ĝin, tamen mi povas vidi ĉi tiun maljustecon. Mi vidas privilegiajn «sendependajn» geedzojn kaj «dependajn» sklavojn: mi scias fakton, kiam grandfamilia laborulo, kiu plenumadis duoblan laboron, estis «faciligita» (de li oni deprenis nur «superfluan» laboron) por «senlabora» kaj «sendependa» edzino de alia laborulo, kiu ricevadis duoblan salajron, kompare al la unua, sed lia edzino estis «tute senlabora».
Ĉiupaŝe vi renkontos laborantajn edzon, edzinon, filinon aŭ filon kaj apude senlaboran patron de kelkaj idoj, ĉar «ĉiuj estas egalaj». Kiam estis malsato kaj laboruloj ricevadis, ekz., po 10 kilogr. da faruno, tiam unu familio ricevadis 10+10 kilogr. por 2—3 membroj kaj alia 10 kilogr.. por 8 membroj, ĉar «ĉiuj laboruloj estas egalaj», ktp., ktp.
Ordinare oni respondas: «Kiu estas kulpa, ke vi havas familion?». Jes, vere. Nunaj junuloj jam evitas ĉi tiun malbenon. Sed ne estas ankaŭ kulpaj tiuj, kiuj jam antaŭe havis familion.
K-do D. diras, ke «ni mem ellaboris la leĝojn». Sed kiu «ni»? Tiuj, kiuj spertis la maljustecon, ja ne povis ellabori por si mem tiajn leĝojn. Sekve, la leĝojn ellaboris vi: via 20-jara laboranta frato, via juna laboranta edzino, ŝiaj laborantaj patro, frato, fratino, viaj 1001 K-doj je aĝo de 19 ĝis 22 j. Kion povis fari malmultaj «sklavoj», kiuj eĉ ne povis partopreni la «ellaboradon» de leĝoj, ĉar ili devis sidi hejme kaj ripari la ŝuojn por infanoj? Se vi povus kompreni la situacion de tiuj sklavoj vi povus ellabori, ekzemple, jenan leĝon:
«Ĉar ĉiuj pagoj estas proporciaj al enspezoj kaj ĉiuj familianoj estas egalaj, — do necesas konsideri faktajn enspezojn de ĉiu ano. Ekzemple: se X enspezas 175 rubl. por si mem sola kaj Z. la samon por 8 membroj, la lasta estu konsiderata, kiel ricevanta 21,85 rubl.»
Ĉu ne estus pli juste kaj simple? Ĉu estas malfacile ĉi tion «eltrovi»?
Alie oni povas suspekti, ke «vi» senkonscie ellaboradas la leĝojn, favorantajn nur vin. — Sovetiano.
★
En jaro 18-a
La unua numero de «Laborista gazeto» en Varsovio
Ĝi aperis en novembro 1918. En Germanio eksplodis la revolucio, la germana popolo ekvidis, ke dum multaj jaroj ĝi estis trompata kaj senhonte ekspluatata. La germana imperialismo, kiu infektis la mondon per sangsoifo kaj venĝosentoj, estis rompita. La Hohenzollern’a dinastio abdikis. Germanio estas respubliko, socialista respubliko.
La sciigoj elvokis en Polio, la lando tiom suferinta dum la peza militokupado, grandan ĝojon. La amasoj ekviglIĝis kaj entuziasmiĝis; for la okupantojn! Polio devas liberiĝi!
Malaperinta estas la carismo, falis la germana oficiro, la laborista klaso en Polio devas daŭre ŝpinadi la ruĝan fadenon de la revolucio.
Nia partio, la Poale-Cijon, samkiel la ceteraj partioj, estis malfortigita pro la persekutoj flanke de la okupintoj, la arestitaj K-doj-gvidantoj sidas ankoraŭ en la malliberejoj. Propra organo ne aperas, ĉar la okupintoj ne permesas la eldonadon de laboristaj gazetoj.
La asoci-komitato decidas je ĉiu ajn prezo eldoni gazeton; nun en tiu decida momento oni devas veni al la juda Laboristaro kun nia vorto.
Sed neniu presejo kuraĝas akcepti la laboron. Ili timas, eble ne estas ĝustaj ĉiuj ĉi sciigoj kaj Beseler¹) montros plue sian povon; neniu volas riski kaj oni rifuzas la presadon.
La asoci-komitato troviĝas en malagrabla situacio; oni denove ekdiskutas, estas ree decidite: je ĉiu ajn prezo ĉi semajne devas aperi numero! La decido estas komunikita al ni, grupo de varsoviaj K-doj kaj estraranoj de la Varsovia parti-komitato.
Unu horon poste ni interkonsilas kaj decidas fari «viziton» al unu el la judaj redakcioj, troviĝanta sur strato Nalevki kaj subvenciata de germaniaj judaj riĉuloj, kaj devigi la administracion kaj redakcion prepari nian gazet-numeron.
Nokte la 13. IX. dudek kvin K-doj subite eniris la administrejon de la «Juda Vorto» kaj kun amika «Bonan vesperon»… kaj kun revolveroj en la manoj salutis la noktpersonaron de la administracio. Fulmrapide estas okupitaj la du telefonoj, ĉe ĉiuj fenestroj kaj pordoj estas starigitaj gardistoj kaj unu K-do sin direktis al la ĉeestantoj kun jenaj vortoj: «K-doj, la varsovia komitato de la Poale-Cijon organizo sendis nin ĉitien por presigi gazeton. Ni postulas de vi, ke vi plenumu ĉiujn niajn ordonojn, kiujn ni al vi prezentos. Neniu vi forlasos la ejon, antaŭ ol ni estos finintaj la laboron. Ni estas certaj, K-doj, ke vi ne devigos nin uzi rilate al vi severajn rimedojn.»
Unu el la kunlaborantoj provis kontraŭstari kaj komencis bruadi, sed la energia sinteno de la K-doj baldaŭ trankviligis lin.
Kelkaj negravaj incidentoj okazis ankaŭ kun la presistaro, precipe kun la konsciaj, kiuj penis neniigi nian planon. Unu el ili, Bund’ano, rifuzis presigi literaturon de nia partio, sed izolita en aparta ĉambro li post kelka tempo petis pardonon ĉe la komandanto kaj stariĝis al la laboro.
La laboro ekmarŝis normale kaj rapide. La presistoj eĉ ekkantis kiel dum kutima okupo, la armilaro estis formetita kaj anstataŭita per biero kaj kolbaso, kiujn la K-doj, kune kun la presistoj avide formanĝis. Kaj tute ne estis rekoneble, ke la redakcio kaj presejo estis okupitaj perforte de nedezirintaj gastoj.
Ni ne estis sufiĉe provizitaj per presmaterialo konforme al la grandformata amplekso de la ortodoksa gazeto kaj ekmankis al ni materialo por tuta paĝo. Por skribi novajn artikolojn jam ne estis tempo — ni do plenigis la tutan paĝon per revoluciaj frazoj, kaj je la sesa horo frumatene nia grupo forlasis la redakcion kun 15 000 ekzempleroj de «Laborista Gazeto». 1 500 ekzemplerojn ni postlasis al la administracio kiel donacon por kolportado pere de la gazetvendistoj.
Kvitancinte en la nomo de la varsovia komitato la ricevon de la presitaj ekzempleroj, nia lasta K-do forlasis la redakcion.
Tri K-doj je la 7-a horo matene transdonis al la asoci-komitato la gazetojn kun detala raporto.
En tiaj kondiĉoj estis aperigata la unua numero de nia «Laborista Gazeto».
La sekvintan tagon la «Juda Vorto» sciigis, ke ĉar nokte de merkredo al ĵaŭdo la redakcio estis okupita de armitaj laboristoj, kiuj devigis presigi gazeton perforte, ne aperis la «Juda Vorto».
Samtempe la redakcio postulis, ke ni resendu la «du ŝtelitajn paltojn», kiujn ni kvazaŭ estis kunprenintaj…
El «Jidiŝer Arbeter Pinkos«, Jak (227).
¹) Beseler = eksĉefo germana en Polio.
★
El la «sendependa» Irlando
En la tiel nomata libera ŝtato, la laboristaro suferas same kiel antaŭe, ĉar ne sufiĉas ŝanĝi la nomon de ŝtato, se la ekonomia sistemo restas la sama. La nuna irlanda registaro, kvankam laŭŝajne memstara, estas sub la potenco de la anglaj kapitalistoj. Oni povas facile vidi, legante la lokajn ĵurnalojn, ke ili estas subaĉetitaj kaj penas favori la nunan registaron kaj eĉ laŭdi Anglion. Mi trovis nur unu ĵurnalon, kiu parolas senkaŝe kaj penas sciigi la popolon pri la trompaĵo de la tuta nuna ŝtato. Evidente tiu ĉi ĵurnalo («Honesty») estas laborista kaj multe legata tra la tuta lando; bedaŭrinde ĝi estas nur semajna.
La situacio de la Proletaro estas vere pli malbona ol antaŭe, ĉar ĉio estas pli kara (manĝaĵo, vestaĵo k. c.), ol kiam la britoj regis; la impostoj ankaŭ estas pli altaj ol antaŭe. Ŝajnas, ke la sola afero kiun gajnis la irlandanoj estas, ke la poŝtmarkoj nun estas presataj en la nacia lingvo gaelic (elp. gelik) kaj publikaj anoncoj estas skribataj unue nacilingve kaj poste angle. Oni informis min, ke la infanoj nun estas devigataj lerni dum la posttagmezo la nacian lingvon; dum la mateno oni instruas angle. Alia «bonaĵo» por la popolo estas, ke la uniformoj de la soldatoj estas faritaj, laŭ la nacia koloro, el verda ŝtofo!!..
S. H. Taylor (7471).
— pàgina 5 —
SENNACIULO 5
SENNACIULA STUDENTA PAĜO
SUB LA KONTROLO DE STUDENTA FAKO, ORGANIZITA ĈE JUNULARA SEKCIO DE SAT
AL LA STUDENTARO
Nia unua studenta paĝo, aperinta antaŭ nelonge en Sennaciulo¹), montris al ni vivecon de nia afero. Ni ricevis denove kelkajn leterojn de K-doj kun «balakta iniciatemo»… Sed tiuj leteroj alvenis dume ne de ĉiuj studentoj-SAT-anoj. Kial do kelkaj ĝis nun silentas. Ja inter SAT-anaro troviĝas multe da studentoj, koleganoj, teknikumanoj ktp.
Ĉi sube ni publikigas la projekton de nia statuto kaj ni petas niajn K-dojn deklari sian konsenton aŭ informi nin pri la ŝanĝproponoj. Samtempe informu pri ĉiuj al vi konataj esperantistoj-studentoj. Kie estas eble, — kunvoku eĉ specialan kunsidon de studentoj-SAT-anoj kaj priparolu laboron kaj projekton de statuto de student-fako.
Ni petas K-dojn studentojn el ĉiuj landoj nepre anonci sin al la fako kaj informi pri sia laboro (Interligo kun samfakanoj eksterlande, — notu iliajn adresojn, — Scienca laboro, Propaganda laboro, Varbadlaboro).
Sendu ankaŭ artikolojn kaj mallongajn informojn por nia paĝo.
Ĉion sendu: Sovetio, Minsk, Poŝtkesto n-o 33, Dim. Snejko.
Studentoj el «blankaj» landoj (al ili ni turnos nin kun peto ankaŭ kunlabori laŭ iliaj povoj) sendu ĉion al K-do H. Muravkin, Berlin-Charlottenburg IV, Wielandstr. 11, 3 r. (Germanio).
SAT-studentoj partoprenantaj laboron en «neŭtralaj» studentaj rondoj, — ankaŭ estas petataj anonci sin.
Do! Al nia praktika laboro! Ne forgesu nian alvokon en n-o 131-132.
Dim. Snejko.
Projekto de Statuto de Studenta fako ĉe Junulara Sekcio.
Studenta fako ĉe Junulara Sekcio de SAT estas starigita por:
- Helpi al kultur-scienca interrilato inter diverslandaj studentoj.
- Unuigi SAT-studentaron.
- Propagandi kaj agiti pri SAT en Studentaj kaj universitataj rondoj.
- Por efektivigi suprenomitajn celojn de SAT-student-fako laboras: Leterinterŝanĝejo, Gazetservo, Libroŝanĝejo de scienclibroj.
- Studenta fako laboras same kiel ĉiuj aliaj SAT-sekcioj kaj aperigos en Sennaciulo de tempo al tempo sian paĝon.
- Membroj de Studenta fako povas esti ĉiu SAT-anoj aktivaj.
- Kie troviĝas pli ol 3 Studentoj-SAT-anoj ili rajtas fondi por pli sukcesa laboro lokan ĉelon studentan kaj elektas peranton, kiu interrilatas kun sekcigvidantaro.
- Ĉiuj Sekcianoj — aktive partoprenas laboron en la sekcio.
- Por la gvidado de la sekcio ekzistas sekci-gvidantaro elektata en sekcikunsidoj dum SAT-kongreso aŭ per poŝtbalotado. Gvidantaro havas du sekretariojn, kiuj zorgas pri la tuta laboro de l’ sekcio, starigas necesajn problemojn por solvado de gvidantaro kaj tuta sekcianaro ktp.
- En apartaj landoj sekcio havas Landkonsulojn Ŝanĝi statuton havas rajton nur ĝenerala baloto de tuta sekcio, se en ĝi partoprenas almenaŭ ²/₃ de l’ tuta efektiva sekcianaro.
- Balottempo estas de 1 ĝis 2½ monatoj, por ĉiuj balotoj de sekcio.
- La statuto povas esti definitiva kaj valida nur post aprobo de Ekzekutiva Komitato de SAT.
— Listo de Sekcigvidantaro kaj Landkonsularo aperos en nia sekvonta paĝo.
¹) Vidu n-o 131-132.
[BILDO p.5 | 37,34,60,56] Karikaturo: tri germanaj studentoj en longaj manteloj kaj studentaj ĉapoj, kun cikatroj kaj bandaĝoj sur la vizaĝoj, promenas brak-ĉe-brake.
Tipoj de germanaj studentoj faŝistoj
MILITPREPARA EDUKADO DE POLA STUDENTARO
Organizo. — Ĉiu universitato aŭ meza lernejo estas samtempe militpreparlernejo. Laŭ kvanto de studentoj oni organizas ĉu rotojn, ĉu batalionojn, kaj en universitato — regimenton (Legja Akademicka, akademia ligo). En mezaj lernejoj similas al universitata ligo = lernejtaĉmentoj» — (Hufrec Szkobuy).
Gvidas ĉi laboron — ĝenerala militstabo en Varsovio per siaj oficiroj. En aliaj urboj, kiel Vilno, Lwow k. s. gvidas taĉmentestroj de tie troviĝantaj taĉmentoj.
Edukado. — Oni edukas studenton laŭ programo de oficiro kaj krom tio al sciencoj militaj sed plej proksimaj al specialeco de universitato.
Ĝeneralan parton de militedukado oni studas en du unuaj jaroj universitataj. Specialaj militscioj, — en lastaj jaroj.
La programo entenas: Fizikan edukadon = pafaferon (detala konatiĝo kun pafilo, kuglojetiloj ktp.), studo de Statuto de kampservo milita: vicordo, topografio, interligo, fosistservo; organizo de armeo kaj enlanda servo; gasmilito.
Por speciala militpreparo studentoj organizas du grupojn. La unua, al kiu apartenas studentoj de teknikaj lernejoj, superaj komerclernejoj, medicinstudentoj, veterinar- kaj ĥemi-studentoj, studas sciencojn de inĝeniersapeista, interliga, aŭtomobila, aeroplana, kemia, militŝipa sanitara, veterinara k. a. specoj de armeoj.
Dua grupo, al kiu apartenas aliaj studentoj (filologoj, juraj k. a.) estas edukata por okupi oficon de estroj en taĉmentoj, divizioj, batalionoj en infanterio, kavalerio kaj artilerio.
Somere studentoj veturas por praktikaj studoj en bivakoj. Tiel Pola ĝenerala stabo preparas novajn batalantojn en siaj vicoj por Estonta Milito. Proleta studentaro de Polio ankaŭ studas militservon, por poste povi enigi bajoneton en dorson de burĝaro.
Studento el Varsovio.
*
TRA STUDENTIO
Kiom da Studentoj studas en RSFSR?
Sume en Superaj lernejoj de RSFSR studas en nuna 1926/27 akademia jaro 101 658 studentoj. El ili en industri-teknikaj 36 911, vilaĝmastrumadaj 17 631; pedagogiaj 15 885; medicinaj 17 973; soci-ekonomiaj 9 254 kaj artaj 4004. El ĉiuj 26 645 estas studentoj de aliaj nacioj loĝantaj en RSFSR (ne rusoj).
*
Loĝejoj por Studentoj
Popola Komisariaro de Edukado en Ukrainio donis 130 000 rublojn por plibonigi studentajn komunloĝejojn en Ukrainio. 72 000 rublojn Popola Komisaro donis por banloka kuracado de malsanaj studentoj.
Krom tio estas pligrandigita nombro de subvencioj je 3 285 subvencioj. Do en 1927 ĝis 28 lernjaro en Ukrainio oni disdonis 24 235 regnajn subvenciojn. D. S.
*
Studentaro en Litovio
Litovio havas en Kovno unu universitaton. En ĝi studas 3036 studentoj. Universitato estis malfermita la 16-an de februaro 1922 j. kaj nun havas 6 fakultatojn, kaj 7-an evangelian, kie studas nur 9 personoj. Ĉi fakultato preparas ĉefajn pastrojn. Jura fakultato havas 900 studentojn, soci-ekonomia fakultato 500, medicina 500, teknika 350 ktp.
La situacio de l’ studentaro estas tre malbona. Multaj forlasas sian studadon kaj fariĝas instruistoj. Multaj vivas manĝante nur panon kaj terpomojn. Inter studentaro estas multe da malsanaj studentoj. Certe tiu kiu havas monon vivas bonege. Ili dancas, organizas balojn, disĵetas monon. Studentoj ne havas iajn ajn organizojn ĉar polico bone «zorgas» pri ili.
Laŭ parolado de rektoro de Litova Universita M. Birjiŝka. — Kompilis Blankrusano.
*
NIA POŜTO
Al K-doj P. Kennedy, (Glasgow), A. Lepine (Paris); H. Tisdall (Melbourne) Vander-Lijn (Gaston), J. Dagys (Kaunas), Maiblum B. kaj Scheiner (Lvov) k. a. ni atendas vian aliĝon al sekcio!
357. Por 3-a paĝo nia ni atendas vian artikolon.
— pàgina 6 —
6 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
ĈU TIOM MALFACILE SOLVEBLA PROBLEMO?
En la n-ro 123—124 de «S-ulo», nia Ekzekutivo invitis la SAT-anaron pridiskuti la organizan problemon. Tiu invito ĝis nun restis sen respondo. Ĉu do la temo ne interesas la laboristajn esperantistojn? Aŭ ĉu eble oni opinias, ke neniel urĝas, ke restas ankoraŭ longa tempo antaŭ la VII-a Kongreso?
Mi opinias, ke necesas jam nun diskuti pri la demando kaj fari konkretajn proponojn, aŭ almenaŭ sugestiojn. Ni unue starigu klare antaŭ ni la problemon.
Ĉiu konsentas, ke la por- kaj per-esperantaj laboroj estas nuntempe same necesaj por ke bone prosperu nia esperanta movado. Por plenumi la du taskojn, necesas du aparatoj. Unu por proparandi kaj instrui la lingvon. Por tion fari ĝi devas eldoni nacilingvajn propagandilojn kaj instruilojn. Tia aparato estas necesa en ĉiu lingvoregiono.
Dua aparato necesas por ebligi la tujan utiligadon de la lingvo. Tia utiligado devas okazi mondskale. Sekve la utiliga aparato devas ampleksi la tutan mondon. Ĝia tasko estas eldoni tutmondan adresaron (La SAT-jarlibron), gazetojn, librojn esperantlingvajn; starigi en ĉiu urbo peranton; funkciigi Esperanto-Servon ktp.
Por ke la nacilingvaj kaj la esperantlingva aparatoj funkciu necesas, ke la K-doj subtenu ilin per siaj kotizoj. Kaj jen aperas, ke la pago de du kotizoj, la aliĝo al du organizoj ŝajnas esti baro en la varbado de anoj.
Povas esti; mi ne neos, ke subjektivaj kaŭzoj efikas. Tamen estas evidente, ke la du aparatoj povas funkcii nur se ili estas mone subtenataj. Se ekzistus nur unu sola kotizo por la du aparatoj, tiu kotizo devus sumi la du ekzistantajn kotizojn. Sekve la pagantoj ne havus ioman profiton.
Sed se fakte la pago de unu sola kotizo estas pli facile konsentebla ol la pago de du kotizoj dufoje malpli altaj pro subjektiva motivo, ŝajnas al mi tre facile solvi la problemon.
La unua ĉelo de nia movado estas la loka grupo. Tie oni propagandas kaj instruas la lingvon. Sekve, se ĉiuj laboristaj esperantistoj, aŭ almenaŭ la plimulto el la grupanoj estus firme konvinkitaj, ke ambaŭ aparatoj estas necesaj, nenio malhelpus, ke la grupo decidu, ke estos nur unu kotizo, kies unua parto estos por la grupo, dua parto por la nacilingva aparato kaj tria por SAT.
Eble oni rediros, ke en la lokaj grupoj ne ĉiuj anoj scipovas esperanton kaj sekve povas fariĝi aktivaj membroj de SAT. Nu, ĉu tio gravas? Kio do malhelpas, ke la anoj, kiuj ne scipovas esperanton kaj ne deziras esti pasivaj membroj de SAT, pagu tamen la saman kotizon kiel la aliaj. Tiaokaze la grupo ricevu du partojn el la kotizo kaj la afero estos en ordo.
Necesas nur ke en la regularo de la Grupo, estu artikolo laŭ kiu ĉiu ano scipovanta esperanton devas esti SAT-ano.
Sed por tion atingi la SAT-anoj ne devas resti ekster la lokaj grupoj. Ili devas tie batali ĝis ilia vidpunkto estos akceptita. Se ili estas la malplimulto en la grupo, nu, ili laboru frakcie, neniam forgesante, ke la fincelo estas varbi la grupon al SAT.
Mi simple faris sugestion. Ĝi celas precipe instigi la K-dojn, ke ili bone pripensadu la temon kaj faru konkretajn proponojn. Inelie.
Fermu viajn leterojn per niaj sigelmarkoj. Prezo: 100 pecoj 1.— mk. g.
Administracio de SAT.
Projekto de programo
de SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT) Proleta Esperanto-Organizo Unuecfronta por interservo kaj kultureduko reciprokaj.
(Fino)
3. Literaturaj celadoj
SAT konsideras kiel unu el siaj plej gravaj taskoj, eldoni en esperanto la verkojn de la plej famaj gvidantoj de la klaskonscia Proletaro kaj aliaj valorajn librojn. Ĝi per publikigo de originalaj esperanto-literaturaĵoj celas peri kaj helpi al kreado de literaturo spegulanta la principojn kaj la idearon de la asocio.
4. Unueca fronto proleta
La ĉefa tasko de SAT povas esti neniel politika, ĉar jam ekzistas politikaj organizoj klasbatalaj, kaj plenumi iliajn politikajn funkciojn SAT neniel pretendas. SAT penas esti pure praktika serva aparato, samtempe celante kulturan edukadon.
La praktikeca, serva, kultureca esenco de SAT antaŭdifinas ĝin kiel organizon de unueca proleta fronto kontraŭkapitalista. Ĉiuj proletoj, sendepende de ilia partianeco politika, nur se ili ne apartenas al kontraŭproletaj organizoj, povas esti membroj de SAT. Ĉiu membro de SAT povas kaj eĉ devas uzi la praktikajn servojn de la asocio profite por sia aparta organizo (ĉu politika, ĉu profesia, ĉu kultura), sed SAT malaprobas kaj evitas ĉian emon transporti en la asocion mem la disputpunktojn, kiuj dividas la diversajn proletajn organizojn. SAT opinias malutila, ke la Laboristaro esperantista krom sia apartiĝo de la esperantistaro burĝa ankoraŭ dividiĝu laŭ la partiaj tendencoj de la Laboristaro por sia ĝenerala laboro esperantista. Nature la membroj de SAT apliku esperanton por la utilo de la laboristaj organizoj kaj partioj, kies anoj ili estas. Super ĉio devas stari la unueco de la klaso laborista kaj la komuneco de ĝia batalado kontraŭ la kapitalismo, en ĉi el plene subtenenda unueca fronto proleta.
5. SAT kaj burĝaj, tiel nomataj «neŭtralaj» esperanto-organizoj
Plenumante sian porproletan funkciadon per utiligo praktika de la lingvo esperanto, SAT kontaktas kun aliaj esperantistaj asocioj nur rilate al teknikaj problemoj, ĉefe pri unueco de la uzata lingva sistemo. Komprenante tamen, ke grandaj nekonsciaj amasoj de la Laboristaro kaj aliaj proletaj elementoj en multaj landoj daŭre restas ankoraŭ sub influo kaj trompo de la falsa neŭtraleco kaj eĉ tute burĝeca ideologio, SAT neniam devas deturni siajn rigardojn de tiuj organizoj: ĝi devas memorigi ĉe ĉiuj okazoj al la proletaj membroj de tiuj asocioj, ke restante en la burĝa esperantomovado, ili staras en putranta marĉo kaj ke ilia loko estas en la vicoj de la laboristaj esperantistoj, de la SAT-anaro.
*
INTER NI
Korespondemo
Mi tute ne volas korespondadi por korespondadi. Afranko multkostas; tempo altvaloras.
Se en malkorekta esperantlingvo mi ricevas proponon pri interŝanĝo de poŝtmarkoj, la proponon mi metas en paperkorbon.
Se mi ricevas plurajn proponojn de korespondado pri ĉiuj temoj, mi negative respondas nur al unu en la sama monato; la aliaj riskas atendi ĝis alia generacio.
Se pro scivolemo aŭ eĉ studado oni petas de mi informojn aŭ dokumentojn, pri precizaj temoj mi helpas laŭeble sed respondas nur se la rezultoj de miaj penoj ŝajnas al mi kontentigaj.
Se el sama urbo aŭ lando mi ricevas plurajn individuajn petojn de informoj pri politiko, socio, laboro, moroj ktp. mialandaj, mi estonte klopodos prepari la materialon kaj sendos al la ĉefa grupo de la urbo aŭ de l’ lando petante, ke ĝi bonvolu reprodukti kaj sendi tiom da ekzempleroj, kiom estas da koncernaj adresoj.
Se el diversaj grupoj mi ricevas tro multe da petoj pri porekspoziciaj poŝtkartoj, mi kontentigas nur tri en la sama monato.
Se iuj K-doj dezirantaj migradi pro laboro petas informojn, mi klopodas tuj respondi.
Al la senpensaj korespondemuloj mi prezentas la jenon kiel moralon de pli sperta mondlingvano: «Malsaĝas provizi la kason de l’ kapitalismo poŝtadministracio nur pro kolektemo, se vi ne havas belan albumon en bone meblita loĝejo kaj almenaŭ du horojn potage por, kun plena stomako, kviete admiri ĝin kaj beni la kapitalisman socion, kiu donas al vi tian feliĉan sorton.»
Maldecas, provizore, proponi individuan korespondadon al ekstereŭropanoj, ĉar tiuj malmultaj K-doj ne sufiĉus respondi al miloj da Kamaradoj, kies scivolemo vekiĝas pri tiuj landoj. Nur gazetoj, organizoj mondaj, regionaj aŭ landaj rajtas peti la klopodojn de tiuj izoluloj.
Se ekzemple en la 24-a sektoro estas dek SAT-anoj kaj en la 4-a sektoro estas 750, logikas ke unu 24-sektorano korespondu al 75, 4-sektoranoj. Sekve unu letero el la 24-a sektoro valoras 75 leterojn el la 4-a sektoro.
Do, K-doj, grupiĝu dekope sepdek-kvinope, centope, laŭ la denseco de viaj sektoroj por korespondadi kun unu el la anoj de l’ maldensaj sektoroj. Vi ne skribu 75 leterojn sed nur unu po grupo kaj anstataŭ la 74 aliaj vi sendu la monon al la SAT-kaso por helpi ĝian eldonagadon. M. Lauret (Alger).
KAMARADOJ ATENTU!
Latvia sportularo laborista en Riga la 10. ĝis 12. junio festos sian V-an datrevenon. Partoprenos multaj eksterlandaj gastoj.
K-doj, ne preterlasu la okazon, montri, ke esperanto estas uzata de tutmonda Laboristaro. Sendu salutleterojn, telegramojn al jena adreso: «Riga, Latvio, Matisa str. 52-a lĝ., 1, Antonio Krastin«.
K-doj faru vian devon! (3684.)
— pàgina 7 —
SENNACIULO 7
Jubileo-Ĉeno¹)
Prohorĉik (Minsk) 0,50 rubl.; Timson (Paide) 90 mk. est.; Galperin (Vilno) 2 zlot.; Uroiĉ kaj Hrzenjak (Zagreb) 50 din.; SAT-grupo (Ĉita) 30 rubl. dezirante inde k. SAT-anece honorigi la memoron de sia mortinta K-do Kalaŝnikov, A. (5599), decidis: anstataŭ meti florkronon sur lian tombon, ties koston enĉenigi en la jubilean ĉenon de SAT. Eriksson (Göteborg) 31 kr. sved.; Bondarenko (Ĉernigov) 1,25 rubl., invitas Ĥalfin (5700), Ahrend (2298), Rondelet (4280) kaj Cook (Britio). Sidorov (Rostov) 1,25 rubl., laŭ alvoko de Kletenik kaj alvokas jenajn K-dojn: Tretjakov k. Gorjajnov (Voronej), Dmitrevskij (Leningrad), Nikolskij (Smolensk), Davison (Glasgow), Gründemann (Stuttgart), Henning (Essen), Zauner (Linz) kaj Breit (Salzburg). SAT-grupo (Lyon) 30 fr. fr. alvokas grupon de Stuttgart kaj K-dojn de New York. K-dino Frida Noel (Paris) 25 fr. fr. «memore je Währing». Surinach (Barcelona) 3 pes.; Dey (Essen) 2 mk.; Podgorski (Paris) 20 fr. fr., alvokas Kaminkina (Moskvo); Thalhammer (Mühldorf) 2,50 mk.; Weber (Denver) 0,50 dol. laŭ alvoko de Graĉov. Kerr (Denver) 0,50 dol. laŭ alvoko de Graĉov; Mizerovskij (Ivanovo-Voznesensk) 1 rubl. laŭ alvoko de Graĉov, kaj alvokas fari la saman jenajn Gek-dojn: Budanov, Kuznecov, Levkov, Kavalev, Ŝibacvu kaj Samoilovu (ĉiuj en Iv.-Voznesensk) kaj Kirmaŝek (Essen). Endler (Selb) 1 mk. laŭ invito de Kalaŝnikov (Nijni-Novgorod) alvokas Majorov (Dolinskaja) Heriot (Orléans) Peŝek (Plzen) Libermann (Odessa) Mejnariĉ (Mitrovica) Salan (Nimes). Ŝuvajev (Nijni-Novgorod, Miza) 1 rubl. laŭ alvoko de Vinogradov, invitas siajn koresp.-antojn: Ruedl (Bolcano), Simonet (Palma de Mallorca), Sporrer (South-Shields), George (Berlin), Schoenbucher (Stuttgart), Ziegler (Frankfurt a. M.), Houben (Antwerpen) kaj Schipke (Görlitz).
¹) Vidu n-on 100 de «S-ulo».
*
«FERA GVARDIO DE SAT»
Jeleznjakov (Sverdlovsk) 2 rubl. kiel vicajn brikojn por aprilo kaj majo. Lvov (Zinovjevsk) 2 rubl., brikoj por aprilo kaj majo.
*
NEKROLOGO
La 4an de majo mortis unu el la plej entuziasmaj kaj agemaj Barakaldóaj esperantistoj kaj SAT-anoj, 32-jara.
K-do German Lobato (6577).
Honoron al lia memoro!
Por la Baracaldoa SAT-anaro (6576).
*
NIA POŜTO
Al multiuj. — Ni ricevis abunde raportojn pri manifestacioj, okazintaj la Unuan de Majo. La amplekso de nia gazeto ne ebligas publikigi tiajn raportojn. Red.
5221. — Ne estis preseraro en la nombro k. sekve la sciigo ne rilatis vin. Pri la cetero, paciencu. Red.
Al K-do 2065 k. aliaj. — Estu atentaj: la redaktejo de «La Lernanto» sidas en Barcelono, ne en Parizo. Legu la adreson sub la titolo.
*
Ĉu vere kaj eble?!
En la germana gazetaro estis publigita la sciigo: La telefonistinoj en Jerusalem (Palestino) scipovas 11 lingvojn: (se dne esperanton!) Mi ne povas kredi tian informon de la «Telephon- und Telegraph-Journal«. — K-doj, se eble, sendu informojn pri tiu afero.
Alia afero: La burĝa gazetaro germana ofte raportas pri Sovet-Unio faktojn, kiuj estas propagando kontraŭ Rusio. K-doj en Sovet-Unio, fondu komitaton kun devizo: «la mensogoj pri Sovet-Unio en vereco». — Per esperanto vi plej rapide povas kontraŭagi. Esperanto-Informejo, Schweidnitz (Germanio). (1851.)
*
PUBLIKA LETERO AL S-RO TH. CART
Prezidanto de la Esperantista Akademio
Sinjoro Prezidanto.
Jam kelkfoje vi insiste diris al ni proksimume la jenon:
«Deklaru do publike, ke la SAT-anoj ne povas uzi la sufikson -ujo ĉe landnomoj ne pro malrespekto al la Fundamento, sed pro politikaj motivoj. Vi ja ne akceptas la ekziston de nacioj kiel ion konservindan kaj defendindan. Male la tuta ideologio de SAT celas la fordetruigon de la naciecoj, la kunfandiĝon de ĉiuj popoloj en unu solan. Sekve, vi ne povas logike akcepti la Zamenhofan sistemon pri landnomoj, kiu bazas sur la principo, ke la gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l’ sufikso -ujo…»
Ni volonte kontentigus vin, estimata s-ro, se vere tia estus la motivo, kiu igis nin uzadi la finaĵon -io ĉe landnomoj. Amicus Plato, sed magis amica veritas. Ni do klarigu nian sintenadon pri la landnoma demando.
Antaŭ kelkaj jaroj, kiam SAT estis nova kaj malforta organizo, la malnova kaj plej potenca UEA jam uzadis en sia jarlibro, en sia gazeto la finaĵon -io. Ni do simple imitis la ekzemplon, opiniante, ke la tiutempa gvidanto de UEA, H. Hodler, ne estis malsaĝulo, ke lia sperto pri aplikado de esperanto sur la internacia kampo estis granda kaj atentinda.
Ni cetere jam bone sciis, ke D-ro Zamenhof neniam malpermesis, apud la kutimaj formoj uzadi novajn por elprovadi ilin. Tial ni lasis al niaj kunlaborantoj la liberecon uzadi ambaŭ formojn: -ujo kaj -io. En la kolekto de la malnova Sennacieca Revuo oni ja povas konstati, ke la sufikso -ujo ĉe landnomoj estis kelkfoje uzata. Sed la praktiko montris, ke la granda plimulto da kunlaborantoj kaj korespondantoj pli ŝatas la finaĵon -io ol la sufikson -ujo ĉe landnomoj. La vivo, laŭ la metodo rekomendita de la aŭtoro mem de esperanto, decidis alimaniere ol la Akademio, kiu arbitre kaj kvazaŭ diktatore kondamnis la uzadon de -io.
Cetere, estas notinde, ke la Akademio devis iomete cedi en la batalo. Ĝi ja konsentis, ke «la finaĵo io (ne sufikso), kiam internacia en landnomo ne estas kontraŭfundamenta (Germanujo apud Germanio, kiel evolucio apud evoluo, Fundamento 15) …»
Nu, ni permesas al ni diri al la akademianoj, ke per tia cedo ili malfermis breĉon en la fortikaĵo pene konstruita por defendi la jam arkaikiĝantan formon -ujo. Tiu breĉo pli kaj pli larĝiĝos, pro la puŝado de la nova generacio de esperantistoj, kiuj pli ŝatas la formojn kun -io. Ŝajnas, ke la Esperantista Akademio ne sufiĉe atentis pri la granda rolo, kiun ludas en la vivo de lingvo la leĝo de analogio. Permesante uzadi la formojn Germanio, Bulgario, Italio, Alĝerio, Aŭstralio, Kolombio kaj similajn apud Francujo, Norvegujo, Portugalujo kaj ceteraj, ne povas esti dubo pri tio, ke la simpla popolo tute nature ĝeneraligos la uzadon de la formoj kun -io. Kelkjara sperto pruvas tion nerefuteble. Viaj admonoj, s-ro Cart, montriĝos tute senefikaj. La de vi mem tiom laŭdegata natura evoluo de la lingvo montros la malpravecon de via nekonsekvenca kaj arbitra malpermeso, rilate la uzadon de la finaĵo -io ĉe landnomoj.
Ĉu tiu nia sintenado signifas, ke ni malrespektas la Fundamenton? Tute ne. Ni volonte deklaras, ke via severa kontraŭstaro al la enkonduko de novaj nenecesaj vortoj en nia lingvo estas tute aprobinda. Ĉi okaze ni eĉ sincere konfesas, ke, en la pasinta tempo, ni estis tro akceptemaj al novaĵoj, kiuj ofte ne havis alian pravigon ol kapricon, personan guston. Ni pli kaj pli konvinkiĝas, ke la vidpunkto de la t. n. fundamentistoj restos ankoraŭ dum longa tempo la sole ĝusta. Ni ja povas antaŭenpuŝi nian movadon nur evitante la lingvajn disputojn kaj konservante nian lingvan unuecon.
Sed in medio stat virtus. Oni ankaŭ ne devas malatenti la faktojn. Kaj estas fakto, ke la prava aŭ malprava iniciato de H. Hodler, okazinta en epoko, kiam ne funkciis la lingvaj institucioj, trovis la aprobon de granda nombro da esperantistoj, precipe de tiuj, kiuj ĉiutage aplikas nian lingvon por praktikaj celoj.
Ni timas, ke nia publika deklaro pri la disputo inter «io-anoj» kaj «ujo-anoj» ne kontentigos vin. Sendube vi preferus ekscii, ke nur «politikaj» motivoj instigas nin uzadi prefere la formon -io. Sed verdire tio estas nur plia mito, sugestita de vi mem. Ne indus, ke ni akceptu tian elturniĝon por pravigi nian sintenadon rilate al la landnoma demando.
Bonvolu akcepti, sinjoro Prezidanto, mian respektplenan saluton. E. Lanty.
P. S. — Restas al ni, peti pardonon al la Legantaro de «S-ulo» pro tio, ke ni rabis iom da loko en la gazeto por pritrakti temon, kiu estas por ni, SAT-anoj, tute akcesora. Pro iaj kaŭzoj ni tamen opiniis tion necesa. E. L.
[BILDO p.7 | 60,46,87,53] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro, plumo kaj inkujo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Fabeloj de Andersen (plena kolekto), tradukitaj de D-ro Zamenhof, en du partoj. Eldonis: Esperantista Centra Librejo, 51, rue de Clichy, Paris 9-e. Formato: 21×15 cm. Prezo: 7,20 fr. fr. por ĉiu volumo.
Nur la unua parto de ĉi tradukaĵo jam aperis kaj bonvena estas la kompletiga eldono. Riĉe belaj estas ĉi fabeloj, multaj el ili veraj poemoj proz-formaj, plezurigaj same por la leganta plenaĝulo kiel por la aŭskultanta infano. Andersen ja apartenas la tutmondon, ĉar evidente li amis egale la Arton kaj la Naturon. Li estas seriozulo, kiel ĉiu artisto inda je tiu nomo; li lerte enŝovas, eĉ en la plej fantaziaj rakontoj, instruon pri natur-scienco, historio, arto, geografio kaj vojaĝ-impresoj. SAT-anoj sendube ne kulpigos la aŭtoron pro lia ofta moka sinteno kontraŭ gereĝoj kaj korteganoj; tiurilate ĉu povus esti pli bona traktato ol la rakontoj: «La novaj vestoj de la reĝo?» kaj «La najtingalo»?
Pri la lingva flanko… kompreneble ne temas kritiki; oni simple admiras, notas kaj ellernas. Ekz. Zamenhof skribas: «Neniu scis, kie li estis» (anstataŭ estas); «Ĉi ne estas akvo»; «Mi volas en la kaleŝon»; «En ŝiajn ŝuojn kaj elen«. En ĉi verko estas tro multe da interesaj vortoj kaj frazoj por priparoli en la loko je mia dispono; mi nur citu «sangsubflua», «traelporti». Mi miris, legante, ke «orgeno ludas» kaj «poto estas boligata», ĝis mi memoris, ke sendube la detradukita nacia lingvo estas responda pri tiaj nelogikaĵoj.
Bedaŭrinde preseraroj ne mankas en ĉivolumoj. E. K. L.
— pàgina 8 —
8 SENNACIULO
Universala Esperantistigilo, de D-ro Benson. Eldonita de Benson School of Esperanto, Newark (N.-J., Usono). 5-a kaj 6-a lecionoj. Formato: 11×14 cm, 34 kaj 32 pĝ. Prezo: 0,15 dolaro por leciono (0,10 por kursoj kaj grupoj).
La modernaj teorioj pri instruado de lingvoj montras, ke la ĉefan malfacilaĵon en studado de fremdaj lingvoj kaŭzas la kono de patrolingvo: lingvostudo konsistas en kreado de psikaj asocioj inter objektoj kaj son-aroj; tiuj psikaj asocioj kreiĝas, bedaŭrinde, plej ofte malrekte laŭ skemo «objekto — nacivorto — fremdlingva vorto». La perbilda instruado de la Benson’a metodo forigas la mezan ĉenon el tiu ĉi skemo, penante senpere asociigi en la menso de lernanto la ideon de objekto kun konforma vorto. La libretoj bone realigas, ofte ne sen spriteco, tiun gvidideon de moderna pedagogio kaj restas al ni nur deziri ilian pli oftan aperigadon. Ereto.
Grekaj papirusoj, de D-ro Julius Penndorf. Eldonita de Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, Berlin. Biblioteko Tutmonda n-oj 11 kaj 12. Formato: 10,5×17 cm, 112 pĝ. Prezo: 1 marko germ.
Ne tre multaj estas verŝajne la naciaj lingvoj posedantaj tiom kompletan kompilverkon pri grekaj papirusoj. En la unua ĉapitro la aŭtoro priskribas la diversajn metodojn por eltrovado, esplorado kaj konservado de papirusoj… vera «papirusologio». La dua, pli granda ĉapitro konsistas el sisteme ordigitaj tradukoj el la papirusoj. Legante tiujn ofte privatajn leterojn, temantajn pri la plej ĉiutagaj demandoj, ni kvazaŭ revivas la epokon. La lingvo estas bona, frazer-ordo kelkloke iom peza. Sed la aŭtoro estas dankinda pro serioza kaj valora laboro. Ereto.
La vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de barono Münchhausen, el angla trad. J. D. Applebaum. Eldonita de Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, Berlin. Biblioteko Tutmonda, n-oj 13—14. Formato 10,5×17 cm, 88 pĝ. Prezo: 1,— marko germ.
Bonhumora moko pri ĉasista fanfaronemo, tre sprita kaj tre amuza. Sed ĉu ĝi ne estas jam tradukita en tre multajn naciajn lingvojn? Je nia miro ni eksciis, ke ĝi estis originale verkita ne en germana, sed en angla lingvo. La traduko estas facile legebla. Malaprobinda estas neologismo «navigi» anstataŭ «navigacii» (des pli ke ekzistas radiko «nav»). Ne ĉiam la tradukinto malkonkordigas kun akuzativa substantivo ĝian adjektivon, kiun li erare konsideras «predikata adjektivo». Ereto.
Fraŭ Lenins stad genom Soliga Ukraina till krim de Einar Adamson. Eldonita de Svenska Arbetaresperanto förbunded, Göteborg 1. Formato: 16×23 cm, 96 pĝ. Prezo: 2 kronoj.
Nia K-do E. Adamson, post la Leningrada SAT-Kongreso, vojaĝis tra Sovetio kaj raportas en ĉi broŝuro pri siaj spertoj. La verko estas lukse eldonita, abunde ilustrita kaj sur kelkaj paĝoj estas legeblaj la vortoj esperanto kaj SAT. Nedubeble ĉi verko tre helpos diskonigi en Svedio la laboristan esperantan movadon.
[REKLAMO p.8] ATENTU SOVETIANOJ! Kiu kongres-vizitonto emas viziti vilaĝon Lausa ap. Dresden (10 km.) dum la revojaĝo? Senpaga restado. Skribu al: K-do W. Schreier, Privatstr. n-o 27, Lausa ap. Dresden (Germanio).
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernanta la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
K-do Hans Hajny, Grundsteingasse 34/6, Wien, XVII., dez. koresp. k. ĉ. l. Escepte germanaj.
Ĉekoslovakio.
K-dino Pechová Vilma, Vrchlického, 14, Plzen, dez. koresp. k. ĉ. l., precipe kun junaj Gek-doj.
Adresŝanĝo: Gek-doj Emmi k. Franz Bauer loĝas nun en Grünwald a. N., Tannengrund. (Antaŭe en Gablonz).
Francio.
K-do Josef Panuŝka, 22, Rue Brocard, Troyes (Aube), dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI, bfl.
Germanio.
K-do Werner, Ellermann, Krughofstr. 25, Caputh b. Potsdam, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PI, il. gaz. Resp. garantiata.
K-dino Martha von Werne, Müngsten, Nr. 2, Post Remscheid-Reinshagen (Rhld.), dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. P, PK, PI.
— Gelernantoj-naturamikoj dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI, interŝ. fot-aĵojn. Resp. garantiata. Adr.: K-do Ernst Sauerwein, Gärtnerstrasse 104, D, Neuburg a. D. (Bavario).
K-do Erich Schmolke, Katzbachstr. 14, Breslaŭ 17, dez. koresp. kun Gek-doj L, PI, PM, bfl. k. ĉ. l. Resp. garantiata.
Latvio.
K-do N. Balodis, Koloniju m. 3, dz. 5, Vecgulbene, dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
Sovetio.
K-do Leopold Zak, (radio-amatoro) Bezbojnij per 19, korp. 9, komp. 9. Moskvo, 10, dez. koresp. pri div. temoj. Resp. garantiata.
K-do J. Gubar, (studento) Pedteĥnikum, Melitopol, dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj.
K-do A. Timoĥin, Nikitski bulv. 10, kv. 14, Moskvo, 19. dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj.
K-do S. Mazur, junkomunisto, str. Revolucii 87, 2. Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do Leo Mirkin, Volosska str. 36, 21. Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
K-do S. Goldberg, junkomunisto, Boriĉev-Tok, 9, 1. Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
— Esp. rondeto ĉe klubo de lab. junularo, dez. koresp. k. ĉ. l. Resp. garant. Adr.: Klub Raboĉej Molodeji, ul. Revolucii, 44, Kiev.
K-do V. P. Pisarev, (terkulturisto) Orlovsk. gub., P. O. Viŝne-Dolgoje, precipe kun terkulturistoj k. laboristoj k. ĉ. l. L, PK, PI.
— Gubkom. de IRH. dez. koresp. k. eksterl. ĉeloj de IRH. k. kun politikaj malliberigitoj. Adr.: Gubkom. V. K. P. Mikajlovastr. ĉ. n-o 3, MOPR, Ivanovo-Voznesensk.
Svedio.
K-do Manfred Holmgren, Brahegatan, 8, appg. 31, 3, vån. vänsker, Göteborg, dez. koresp. pri div. temoj, k. ĉ. l.
Al ĉiuj Soveti-anoj!
Monon por la Adm. de SAT, ne sendu al Leipzig, sed al nia bankkonto ĉe C. K. de SEU en Moskvo. Niaj bankoj ne akceptas sovetian monon. — Adm.
[REKLAMO p.8] ATENTU — La «Lab. Esp. Grupo Nürnberg» aranĝos fine de septembro grandan ekspozicion sub la moto: «Lingvo, skribo kaj radio». Por ĉi tiu ekspozicio ni bezonas abundan materialon, kaj ni petas ĉiujn esp-istojn sendi ĉian ekspoziciindaĵon: insignojn, afiŝojn, statutojn, broŝurojn ktp. — Per fotografita bildo de la ekspozicio kaj Nürnberg-aj glumarkoj ni rekompencos vin. Adr.: Arbeiter-Esperanto-Grupo, Gugelstr. 14, I, Nürnberg i. B. (Germ.)
[REKLAMO p.8] Ĉiaj komercaĵoj je originalaj fabrikprezoj! — Eksporto kaj perado per: Esperanto Komercista Grupo, Dresden N., Hauptstr. 38. Specialaĵoj: Bicikloj de fabriko Sigurd, Cassel, kun trijara garantio! Prezo: 65.— mk. g. — Sanigpreparaĵoj de fabriko Bombastus Werke, Freital. Albumoj ĉiuspecaj de fabriko Schäffels Albumfabrik, Leipzig. Radio-aparatoj de fabriko Mende & Co., Dresden. — Postulu esp.-prospektojn!
[REKLAMO p.8] KOOPERATIVISTOJ ĈIULANDAJ! Kunlaborantoj de Sebrakova Unuiĝo de konsum-kooperativoj deziras interŝanĝi perletere kun kooperativaj unuiĝoj, kooperativoj kaj apartaj K-doj-kooperativistoj kaj kooperativanoj pri praktiko kaj teorio de kooperativa movado. Adreso: K-do Revenko M. P., Suĥov 2, Stalingradskoj gubernii, Sovetio (por konsum-unuiĝo).
[REKLAMO p.8] Fundamenta Krestomatio — Ekzercoj, fabeloj kaj legendoj, rakontoj, el la vivo kaj sciencoj, artikoloj pri esperanto, poezioj. Unu volumo in-16, 460-paĝa (10-a eld.) Prezo: 2.50 mk. g. La libro de ĉiuj oni povus nomi la Fundamentan Krestomation. Post Fundamento de Esperanto ĝi estas la verko la plej grava, kiun ĉiu esperantisto devas koni. D-ro Zamenhof tiris mem el siaj verkoj, kaj el la verkoj de la plej bonaj esperantistaj verkistoj, ĉiujn artikolojn, kiuj estas en ĝi. La libro entenas ĉarmoplenajn legendojn, interesajn rakontojn, anekdotojn, lingvajn kaj sciencajn artikolojn, ktp. Fine belegan kolekton da 70 poezioj, el niaj plej lertaj esperantistaj poetoj. Ĉio estas zorge gradigita, kio faciligas ĝian akiron al la novaj esperantistoj. Havebla ĉe Administracio de SAT.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 141, 11 de juny de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 141 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — 11. Junio 1927
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
KURAĜEGA SENNACIIGULO
«Estu trankvilaj, ne timu pri mi, morgaŭ vespere mi estos en Parizo.»
Tiel parolis en Nov-Jorko la nuntempe plej fama homo. Kaj okazis kiel dirite: la 6000 kilometroj, kiuj apartigas la du ĉefurbojn, estis de la «frenezulo-fluganto» Ch. A. Lindbergh traflugataj dum 33 horoj kaj 20 minutoj.
Tiu kuraĝega junulo kredeble ne estas sennaciano, nek eĉ internaciisto; tamen estas por ni klare, ke lia heroa flugado trans la Atlantikan Oceanon forte antaŭenpuŝas la historian proceson, kiu sennaciigas nian planedon.
La teknika progreso antaŭeniras grandpaŝe.
Antaŭ nur 30 jaroj, la franca Akademio de l’sciencoj pedante deklaris, ke estas utopiege esperi, ke maŝinoj pli pezaj ol la aero povos iam flugi.
Kelkajn jarojn poste, en 1903, la fratoj Wright (Rait) sukcesis fari 266-metran flugon. En 1909, Blériot (Blerio) transflugis la maron, de Sangatte (Francio) al Dover (Anglio). La 38-kilometra distanco estis traflugata dum 34 minutoj.
Tri jarojn poste, en 1912, Garros transflugis la Mediteraneon, de Tunis (Tunisio) al Marsala (Francio): 228 kilometrojn dum 6 horoj.
De tiu tempo rekordoj sinsekvas seninterrompe: maroj, montoj, eĉ la norda poluso estas superflugitaj de homojbirdoj.
Kaj nun la oceano ankaŭ estas venkita.
Kion pli admiri? ĉu la sciencan paciencon de la teknikistoj, kiuj kreis la flugmaŝinon, ĉu la kuraĝegon de ĝia kondukisto?
La popolamaso kutimas ĉefe admiri la kuraĝon. Tial Lindbergh havis en Parizo nepriskribeblan akcepton. La entuziasmo estis tiom granda kaj arda, ke necesis artifike kaŝi la heroon por eviti, ke liaj admirantoj ne premsufoku lin.
Entuziasmiga estas ja la bravegeco de Lindbergh. Kiam oni prezentas al si, ke malgraŭ multe da antaŭaj akcidentoj
[BILDO p.1 | 37,46,58,80] Portreta foto de Charles A. Lindbergh, juna viro kun densa hararo. Subskribo: Ch. A. Lindbergh
mortigaj, homo tute sola havas tiom da fido al sia maŝino, tiom da sinoferemo kaj tiom da volo por entrepreni tian pioniran flugadon, oni facile komprenas, ke neniu homo povas resti indiferenta ĉe tia heroegaĵo.
Kaj jen alia esperiga fakto: la francoj estas ĝenerale treege patriotaj; tamen ili povis dum kelka tempo forgesi pri sia nacieco kaj entuziasmege aklamadi alilandan viron, kiu eĉ ne povas kompreni ilian lingvon. Ĉu tio ne pruvas, ke tiu momenta sennacieca spiritostato povas esti edukata, malvolvata kaj finfine fariĝi konstanta?
La popolamaso ne klare komprenas la grandan signifon, kiu kuŝas en tiu malgrandigo de nia planedo per senĉesa venko de la tekniko super la distanco. Ĝian entuziasmon verŝajne kaŭzas ia malklara sento, konsistanta el malpreciza espero al pli bela, pli bona estonteco.
Sed ni, sennacianoj, povas plenkonscie kaj varmege saluti la heroecon de Ch. A. Lindbergh. Li ja, senkonscie eble, sed treege trafe, helpas al ni proksimiĝi al la malproksima celo.
Ni estu optimistaj; ni havu la certecon, ke la scienco, la tekniko, la kuraĝo, la ŝtala volo de homoj fordetruos la stultan patriotismon, disrompos la anakronismajn landlimojn kaj unuecigos la mondon.
Vivu do la tekniko! Vivu Lindbergh, la kuraĝega sennaciigulo.
E. Lanty.
★
TAGO EL MIA VIVO
Jen ankoraŭ unu instruplena «tago». La K-dino, kies vivmaniero estas ĉi sube priskribita, scipovis tiel aranĝi sian vivon, ke malgraŭ la laciga panakira laboro ŝi ĝuas dum sia libera tempo la plezurojn raciajn kaj nobligantajn la spiriton. Sporto, muziko, legado kaj promenadoj montaraj, — ĉu tio ne estas preferinda ol «fokstrotado», kartoludado, drinkado kaj aliaj similaj amuzmanieroj de l’ burĝaro?…
Mi estas dudeksepjara aŭstria laboristino en la ŝtata tabakfabriko en Hallein, industria urbeto kun ok mil loĝantoj.
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
Nia urbeto troviĝas meze de montaro en Salzach-valo (distrikto Salzburg) kaj havas tre belan ĉirkaŭaĵon. La fabriko en kiu mi laboras, staras ekstere de la urbeto.
Matene je la 6-a mi devas rapide ellitiĝi, trinki kafon, ĉar je 6.45 h. fajfas jam unuafoje la fabrika fajfilo. Je la 7-a mi devas jam esti en la fabriko, ĉar tiam la fajfilo ree fajfas kaj samtempe la pordego de la fabriko estas fermata… Ve al malfruiĝintoj!
Mi surmetas blankan laborveston, kiu estas blanka nur tre malofte: oni ŝanĝas ĝin nur ĉiukvarsemajne kaj rapide ĝi tute
[BILDO p.2 | 15,26,34,45] Foto de juna virino sidanta en boato sur rivero; malantaŭe la bordo kun konstruaĵoj. Subskribo: K-dino 2019 sur rivero Salzach. — Per kruco estas montrita la fabriko, en kiu ŝi laboras.
bruniĝas pro tabakpolvo. Tiu venena polvo brunigas ankaŭ la vizaĝhaŭton, ĝi estas enspirata grandkvante kaj estigas kronikan pulmokataron.
Ĉe ĉiu tablo sidas dekdu laboristinoj do sume en nia salonego laboras 156 personoj. Ĉiutage ni laboras ok horojn, sabate nur 4 (ĉar posttagmeze ni tiam estas liberaj). Antaŭtagmeze venas la direktoro kun oficisto de mia fako kaj ili ekzamenas la produktadon: ĉu la cigaroj estas belaj, ne tro longaj, dikaj kaj pezaj. Ni faras la cigarojn sen helpo de maŝinoj, nur premilon kaj tranĉilon ni uzas. Mi devas fari 300 pecojn tage, 1700 semajne. Kiu ne povas fari tiom multe, estas malpli bone pagata. Je la 11-a mi iras hejmen por tagmanĝi kaj mi estas libera ĝis la 13-a. Intertempe mi laboras hejme en ĝardeno: ĉiun minuton mi uzas por esti en freŝa aero. De la 13-a ĝis la 17-a denove la sama laboro. Tiel tagoj sekvas tagojn, semajnoj-semajnojn, la jarojn-jaroj: Malofte kanto aŭ mallonga interparolado rompas la unutonecon…
Post la vespermanĝo mi kudras aŭ brodas, unuhore muzikas, legas aŭ vizitas sindikatan kunvenon. Ĉiulunde mi partoprenas kurson pri unua helpo en la montaraj akcidentoj. Merkrede mi gimnastikas. Inter la 9-a kaj la 10-a mi kutime enlitiĝas.
Sabate posttagmeze kaj dimanĉe mi estas libera. Tio estas mia plej bela tempo. Tiam rapide enpakinte dorsosakon, mi iras for en la montaron, somere piede, vintre per skio. Tiuj promenadoj plibeligas, heligas, valorigas la vivon. Ĉi tie, malsupre estas batalo, tie regas trankvilo kaj paco.
Kinematografejon mi vizitas nur kiam estas montrata scienca aŭ sporta filmo.
SAT-anino 2019.
★
EL HUNGARIO
Post la per-terora elektado en januaro kunsidis la hungara parlamento. Granda parado estis aranĝita. Inter la novaj parlamentanoj tre multaj estas pastroj, koloneloj ktp. Kaj dum tiu ĉi tago estis arestitaj ĉ. 300 Gek-doj el tiuj, kiuj havis la kuraĝon protesti kontraŭ la nova parlamento. Inter la plej unuaj decidoj de la parlamento estis la permeso al la polico aĉeti 12 kirasaŭtomobilojn, kiuj tre bone utilas en stratáj bataloj kontraŭ la ĉiam ribelanta Proletaro…
[BILDO p.2 | 38,35,65,60] Karikaturo: maljuna pastro (episkopo) kun rozario tenas krucon en unu mano kaj celas per revolvero per la alia. Subskribo de la desegninto: Бенн… [nelegebla]
Sed malgraŭ la grandega persekutado la hungaria Proletaro marŝas sur la revolucia klasbatala vojo, tion pruvas la konstanta subtera (sekreta) komunista movado, kiu ĉiam pli kaj pli fortiĝas. Nur antaŭ 18 monatoj okazis la malkovro de la «Rakoŝi» komunista movado kaj la 29. 2. 27 nova malkovro okazis. La polico kaptis 53 Gek-dojn, kiuj laŭ asertoj de la polico preparis revolucion kontraŭ la nuna reĝimo; inter ili estas K-doj Zoltano Szanto (legu Santo) kiu jam dum la hungaria proletara diktatorado ludis gravan rolon, poste K-do Vagi la gvidanto de la Socialista Laborista Partio. Same ne povas forresti elinter ili la esperanton parolantaj Gek-doj nome K-do G. Toth kaj K-dino Borinjo Szeremi (Legu Seremi) ambaŭ SAT-anoj.
Post terura inkvizicio la prokuroro starigis 31 K-dojn antaŭ la militistan juĝistaron, kiu povas decidi nur mortkondamnon aŭ la deklaron de sia nekompetenteco pri la afero; la juĝado devas okazi dum tri tagoj. Tiu ĉi proceso okazis la 12-an de aprilo. La klasjuĝistaro per ĉiu maniero volis pendigi la K-dojn. Sed la tutmonda Proletaro per sia solidareco denove savis la vivon de la K-doj. Post unutaga proceso, kie la K-doj kuraĝe esprimis siajn revoluciajn opiniojn la «sango»-juĝistaro deklaris sian nekompetentecon pri la afero, sekve la tuta afero estis transdonita al la ordinara juĝistaro.
Dum la lastaj semajnoj la ministro prezidanto Bethlen vizitis sian samfakanon Mussolini en Italio. Ili gravajn kontraktojn faris, kiuj koncernas la proksiman estonton de ambaŭ landoj.
La Laboristaro, kiel en ĉiuj kapitalistaj landoj, en granda mizero vivas; por pruvi la mizeron sufiĉas ke ni citu tion, ke en tiu ĉi landeto ekzistas pli ol 75 karteloj, kiuj diktas la prezojn de la plej necesaj nutraĵoj kaj bezonaĵoj. Nature la kapitalistoj ĉiam plendadas, ke ili nur malprofitas, sed la bilancoj de la plej diversaj entreprenoj la kontraŭon montras. Ekzemple naŭ grandaj bankoj dum la jaro 1926 havis puran profiton de 17 000 000 pengoj¹).
Inter la gravaj registaraj zorgoj nuntempe krom la laboristarpersekutado estas la formortiĝo de la hungaria popolo. Tiu ĉi afero estas, ĉiam pli kaj pli aktuala, ĉar la mizeranta popolo ĉiamaniere klopodas malhelpi la naskiĝon de novaj idoj. Malgraŭ la severaj punoj eĉ la vilaĝanoj faras ĉion por eviti la gravediĝon. La statistikistoj jam vekriadas pro la malpliiĝo de la popolo, sed la registaro anstataŭ sanaj laboristaj loĝejoj, kuracejoj kaj ripozdomoj nur karcerojn kaj templojn konstruigas.
La hungaria Proletaro, kiu jam foje havis la potencon, sindoneme ĉion oferante batalas por la nova proletara diktatorado.
(233. 466.)
¹) 1 dolaro = 5,70 pengoj.
★
Letero el San Cristobal
Unu el la libroj de mia juneco, kies enhavo plej longe restadas en mia memoro, estas «Robinson Crusoe» de Defo. R. C., estis maristo, kiu sola dum kelkaj jaroj restadis sur insuleto San Fernandez en la Silenta Maro. Mi memoras, ke mi kiel knabeto sopiregis vojaĝi tien kaj travivi similajn aventurojn kiel mia heroo de la libro, kaj nun preskaŭ hazarde mia juneca revo efektiviĝis.
Dum kelkaj monatoj mi jam restadas sur la insuleto San Cristobal en la Silenta Maro. San Cristobal (0° 39′ N — 1° 37′ S) havas lokon en la insulargrupo Arcipelago de Colon, kiu sume areas 7640 km² kaj apartenas al la respubliko Ecuador (sektoro 32).
La insulargrupon malkovris hispaniaj maristoj en la deksesa jarcento kaj ĝis la deknaŭa ĝi estis libera loko por mar-
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
rabistoj kaj diversspecaj aventuristoj. En 1832 generalo Villamil starigis ecuadoran flagon tie kaj aneksis ĝin por la ecuadora respubliko.
En 1835 la fame konata sciencisto Darwin restadis tie kaj kolektis materialon por sia mondkonata verko: «La deveno de la gentoj».
Tiam la enloĝantoj nombris proksimume 300 homojn, kiuj sin okupis per terkulturado kaj bestbredado.
Nun, cent jarojn poste, troviĝas sur la insularo sume proksimume 500 homoj. Malgranda nombro rilate la grandan areon.
Dum la lastaj 3 jaroj estas senditaj el Norvegio 3 ekspedicioj por koloniigi la insularon, sed ili malsukcesis. Malgraŭ tre favora klimato kaj eterna somero, la tero ne estas fruktodona, ĉar regas tie troa sekeco.
Sur San Cristobal loĝas nun ĉ. 350 geviroj, kreolaj, indiĝenaj kaj norvegianoj.
La insulo posedas grandbieniston A., kiu ŝajne ankaŭ posedas la homojn. En liaj plantaĵoj kreskas bananoj, citronoj, oranĝoj, kafoarboj, sukerkanoj kaj kelkaj aliaj negravaj tropikaj kreskaĵoj. Kelkaj miloj da duonsovaĝaj dombestoj paŝtadas libere ĉirkaŭe. Por 8-hora labortago sinjoro A. pagas al siaj laboristoj 1,30 sucre (0,30 dolaro) kaj sekve liaj laborantoj, parte diligentaj homoj vivas mizere.
La bienposedanto posedas la solan vendejon de manĝaĵoj kaj fiksas mem, sen ia ajn kontrolo, la prezojn sufiĉe karajn. Li ankaŭ distilas kaj vendas «canja» (brandon) por siaj klientoj. Entute li bone zorgas, por ke la monerojn, kiujn li elspezas per unu mano, li retiru, por si mem per la alia…
Neniu lernejo, nek preĝejo, aŭ alia organizo ekzistas. Pro ĉi tiuj malbonegaj cirkonstancoj ardas tamen la ribelo en la cetere tre afablaj homoj. En 1905 kiam la antaŭa bienposedanto C., kruela homo, kondamnis al morto 6 personojn, ribelo eksplodis. La ribelantoj senarmaj kaptis la forkurantan C. kaj senkapigis lin. En 1924 okazis la lasta ribelo en kiu 4 gardistoj de A. perdis la vivon. Sinjoro A., la nuna grandbienisto, kaj liaj ĉefaj helpantoj ĉiam portas armilojn.
La usona registaro jam de longe intencas aĉeti la insularon, por konstrui gardejon, okaze de eventuala konflikto kun Japanio, sed la aliaj grandpotencoj (Anglio, Francio k. a.) kontraŭstaras. Verŝajne Usono ĝin simple baldaŭ prenos, ĉar ĝi bezonas ĝin kiel gardejon por la Panama-kanalo. En tiu okazo verŝajne povos esti eble akiri vivrimedojn por multaj miloj da homoj. Ĉar la insularo ĝis nun estas zorgata de senpova respubliko Ecuador, la enloĝantoj estas submetataj je ĉiama mizero.
Mi forte admonas elmigrontojn ne vojaĝi al Arcipelago de Colon.
M. Muribo.
Sub jugo de orkolumaj sinjoroj
(Daŭrigo¹)
Ĉu spiri oni permesas?
Alian ne malpli interesan ekzemplon donas K-do el estonia armeo. Pro lia peto ni ne mencias ĉi tie eĉ komencliterojn de lia nomo:
«Antaŭnelonge, — skribas la K-do, — unu soldato, forirante el necesejo, forgesis butonumi la butonon ĉe pantalono kaj tiel enviciĝis. Pro tio oni devigis lin 4 horojn stari senmove, tenante la pafilon sur ŝultro permane».
«En nia armeo estas malpermesite legi socialistan ĵurnalon ‘Jukendus’.
¹) Komencon vidu en n-o 129 de «S-ulo».
[BILDO p.3 | 42,28,80,56] Lignogravuraĵo: soldato kun fusilo staras inter amaso da kadavroj kaj kranioj; malantaŭe aliaj figuroj. Subskribo: Pro la patrio
Aboni persone ian ĵurnalon estas malpermesite. Paroli pri politiko estas malpermesite. Kunveni pli ol triope en la kazerno por interparolo estas malpermesite. Pliperfektiĝi en esperanto, studante ĝin en kazerno, oni al mi malpermesis.»
Husaro Bolog
Kiel punas la registaro kaj «orkolumaj sinjoroj» tiujn, kiuj ne volas subiĝi al brutecsevera armea disciplino vidas el malgranda historio pri hungara husaro Bolog.
«Bolog havis maljunan patrinon kaj etan terpecon, kiun la maljunulino ne povis kulturi. Kiam venis somera tempo de kamplaboroj, li petis, ke oni permesu al li almenaŭ por unu semajno viziti sian vilaĝon, por kulturi teron kaj garantii la patrinon de almozuliniĝo. ‘Oni’ malpermesis».
«Bolog longe pensis kaj finfine decidis forkuri. Kiam la oficiro eksciis pri la forkuro, li komisiis unu suboficiron kun 8 soldatoj rajdi al vilaĝo de Bolog, aresti kaj alvenigi lin. Atinginte Bolog’on, la suboficiro volis mortigi lin per hufoj de ĉevalo, sed Bolog sukcesis elturniĝi. Suboficiro pafis el revolvero, sed maltrafis. Kolerigita, li ordonis al husaroj rajdi reen, pelante Bolog’on antaŭ si. Ĉe duonvojo laciĝinta Bolog petis ke oni haltu, por ripozi kelkajn minutojn. Responde suboficiro ordonis: ‘galope!’, la husaroj ekgalopis, kurigante antaŭ si la malfeliĉulon…»
«Bolog kuris… unu kilometron… unu kun duono… ĉe la dua kilometro li falis teren senviva…»
Laŭ sciigo de K-do B. B., kiu skribis pri tio, la suboficiro ne estis punita kaj eĉ ricevis monpremion «pro kapto de danĝera krimulo.»
Senkulpaj viktimoj
Germana SAT-ano, vizitinta Rumanion, priskribas jene terurajn faktojn kaj ciferojn pri punoj en rumana armeo:
«Ne mi sola skribas pri tio. Viena ĵurnalo «Neue Freie Presse» ankaŭ sciigas, ke aŭtune de 1925 en Okno estis mortpafitaj 16 kaj kondamnitaj al longa malliberigo 40 soldatoj, suspektitaj pri «revolucia agado». En Kiŝinev dum unu jaro estis mortpafitaj 45 militistoj (inter ili 1 oficiro), en Germannŝtadt — 44 soldatoj kaj 3 oficiroj. Soldatoj de Bukovina regimento, senditaj por subigi ribelon de Bessarabiaj kamparanoj, rifuzis pafi kamparanojn kaj eljetis armilojn el fenestroj de vagonoj. Pro tio ĉiu deka soldato estis tuj mortpafita de oficiroj kaj aliaj estis juĝitaj de militjuĝo, kiu kondamnis al mortpuno ankoraŭ 38 soldatojn.»
«En militistmalliberejoj de rumana armeo ekzistas jenaj punoj: vergado, iafoje per saligitaj (!) vergoj, kaj pendigo al plafono je manoj.»
(Daŭrigota.)
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
La sindikata leĝprojekto de la brita kapitalista registaro
La Industriaj Disputoj kaj Sindikata Leĝprojekto (Trade Disputes kaj Trade Unions Bill) kaŭzis indignon kaj protestojn tra la tuta brita laborista movado. Tio pli unuigas la labor-klason ol multaj kongresoj. Ne necesas miri pri tiu fakto, ĉar la projekto minacas la bazon mem de laborista industria kaj politika povo.
La projekto diras, ke ĉiu ĝenerala aŭ solidareca striko estas kontraŭ-leĝa se ĝia celo estas devigi la registaron aŭ suferigi parton de la popolo. La juĝistaro decidas ĉu difinita striko estas en tia kategorio aŭ ne, sed prokuroro aŭ alia persono povas peti leĝordonon por malebligi la strikon ĝis la juĝistaro faros decidon pri ĝi. Ĉi tio signifas, ke antaŭ ol striko povas komenci la sindikato eble devas atendi decidon de la juĝistaro. La dua parto protektas la renegaton kontraŭ monpuno aŭ forpelo el la sindikato. Vere ĝi estas nomita, «La Leĝo de la Renegatoj». La tria parto celas protekti lin dum la aĝo de perfido mem. Parto kvara koncernas la politikan monkason de la sindikatoj. Ĝis nun, se membro ne ŝatis pagi al la politika kaso, li devis subskribi dokumenton; la projekto renversas la aferon kaj ĉiu membroj devas subskribi dokumenton se li deziras pagi al la kaso. Oni esperas malplenigi la politikan kason malfaciligante la kolektadon de la mono. Parto kvin penas izoli la ŝtatoficistojn. Ili ne povos mem aliĝi sindikaton, se ĝi estas filio de la Sindikata Konferenco (Trades Union Congress) aŭ se la sindikato ne estas sole por ŝtatoficistoj. Parto ses diras, ke urba konsilantaro ne povas postuli de siaj laboristoj, ke ili aliĝu sindikaton.
Konsiderante la kaŭzojn de la enkonduko de l’ projekto ni nature pensas unue pri la ĝenerala striko 1926. Sed fakte tiu striko nur estas simptomo de pli granda antagonismo de la klasoj en Britio.
Kiam Anglio estis la ĉefproduktejo de la mondo, la kapitalista klaso povis esti iomete malavara. La laboristoj rajtis eĉ sendi kelkajn homojn al parlamento. Oni ne pensis, ke la sindikatoj kaj la laborpartio iĝos tiel fortaj. La granda milito aliigis la aferon. Britio devis cedi al Usono sian bonan pozicion en la mondkomerco. En la konkuro por vendlokoj la kapitalistoj deziris malaltigi la prezojn de la komercaĵoj. Por fari tion, ili atakis la salajrojn de la laboristoj. La karba industrio estis la baza industrio kaj pro tio ili atakis unue la karbministojn kaj sukcesis, ĉar la brita Proletaro ne estis sufiĉe unuigita. Sed la ĝenerala striko preskaŭ sukcesis kaj la kapitalista klaso timas similan manifestacion de proleta solidareco. Eble ĝi sukcesos! Estas ankaŭ la timo de revolucio, kiu estas inkubo de kelkaj el niaj «tory gentlemen»¹).
La projekto certe estos aprobita de parlamento. Kion la sindikatoj faros? Ĉu nenion? Ĉu ili konsentos senlukte? Tio estus katastrofo kaj kredeble kaŭzus la finon de la sindikata movado en ĝia nuna formo. La plej bona metodo estus, ke la sindikatoj rifuzu akcepti la projekton. Tio embarasus la registaron. Se ĝi arestus personojn aŭ penus monpuni sindikatojn, ili devus tuj ordoni ĝeneralan strikon. Ĝi devus komenciĝi en ĉiuj industrioj en la sama tempo. Nur forta plano allogus la laboristojn. Kelkaj homoj konsilas, ke ni atendu ĝis la labor-partio estiĝos la plej granda partio en parlamento kaj povos elstreki la projekton el la libro de la leĝoj, sed la nuna registaro penas malebligi la venkon de la laborpartio…
London (1189).
¹) Moka nomo de konservemuloj.
★
Ĉu Sovetio ankaŭ
Post mia artikolo «Laboristaro, malfermu la okulojn» en n-o 125-126 de «Sennaciulo», en kiu mi priskribis pligrandigon de militelspezoj en diversaj landoj, mi ricevis kelkajn leterojn kun demandoj: «Ĉu ankaŭ Sovetio ne pligrandigas militelspezojn?»
Tiun demandon mi povas respondi per jenaj oficialaj ciferoj (por la supre notita artikolo mi ankaŭ ĉerpis ciferojn el la oficialaj raportoj):
Elcento de militelspezoj el la tuta buĝeto de Sovetio estas jena:
1923—1924 jaroj . . . . . 18% 1924—1925 jaroj . . . . . 15%, 1925—1926 jaroj . . . . . 14,5% 1926—1927 jaroj . . . . . 13,7%
Kaj el tiu ĉi buĝeto estis elspezita por vivo de l’ armeo (nutrado kaj vestado de ruĝarmeanoj, konstruado de kazernoj ktp.) en 1923—1924 j. 57,7% kaj en 1924—1925 j. 61,5%.
Por kulturbezonoj de ruĝarmeanoj estis elspezita en 1923—1924 j. 1,7% kaj en 1924—1925 j. 2% (en Polio por sama celo oni elspezas nur 0,5% de militbuĝeto).
Do ni vidas, ke en Sovetio: a) elcento de militbuĝeto ĉiam malpligrandiĝas kaj b) el tiu ĉi buĝeto tre malgranda parto estas elspezata por novaj armiĝoj kaj precipe oni elspezas por vivo de ruĝarmeanoj.
(5241.)
★
«La libera Saarlando!»
La regiono ĉe la «Saar» estas regata de Komisiono elektita de la Ligo de Nacioj; rezulte ni estas sendependa popolo. Sed kiel aspektas la sendependeco kaj libereco tion montras elokvente jena okazo ĉe la enterigo de socialisto. Antaŭ kelkaj tagoj, kiam oni portis socialistan «krimulon» al la tombejo, estis kunportitaj ruĝaj standardoj, kovritaj per funebra krepo. Antaŭ la pordego de la tombejo la pastro Reiners el Wahlschid ordonis ekhalti kaj alvokis la landpolicon (germane dirate «landĉasistojn») kiu staris apude preta defendi la tombejon. Ridante li diris, ke li malpermesas kunporti partistandardojn kaj kronojn ornamitajn per ruĝaj rubandoj al tia kampo (tombejo). Por ne provoki skandalon, oni lasis la flagojn kaj kronojn antaŭ la muro. Sed ne estis sufiĉe; kiam partiestrarano komencis paroladon ĉe la malfermita tombo, subite lin alvokis policisto dirante, ke li estos arestita, se li ne finos tuj la paroladon. Alia partiano metis kronon, kiel adiaŭsaluton, al la tombo, kaj alproksimiĝis alia policisto minacante malliberigis lin. Kiam oni alian tagon al tombo portis burĝon la sama pastro diris al liberpensulo, ke li estonte ne plu devas eniri tombejon. Kiam li volas viziti la tombojn de sia parencaro, li devas havi la permeson de la eklezestraro. Tiaj agadoj de la pastro nur povis okazi, ĉar la sarlandaj tombejoj estas posedaĵo de la eklezio.
Hugo Strullmayer (7733).
★
Salajroj kaj vivkosto en Usono
En mezgranda urbo kiel Rockford (Illinois) kun ĉirkaŭ 80 000 loĝantoj la salajroj kaj vivkosto estas la sekvantaj:
Salajroj
| Ĉarpentisto (konstruado) | 1.12 | dolaroj hore |
| Masonistoj | 1.35 | „ „ |
| Pentristoj | 1.00 | „ „ |
| Lignaĵistoj (meblistoj) | 0.30—0.75 | „ „ |
| Aliaj fabriklaboristoj | 0.30—0.75 | „ „ |
| Helpantoj en konstrulaboro | 0.50 | „ „ |
Vivkostoj
(Prezoj de manĝaĵoj pokilograme, kiam ne estas aliel citite)
| Faruno tritika blanka | 11—15 cendoj |
| Butero | 110—150 „ |
| Kokosa butero | 72 „ |
| Viando bovspeca | 45 „ |
| Ovoj (dekduo) | 25 „ |
| Ovoj (dekduo) vintre | 50 „ |
| Rizo | 20—35 „ |
| Tomatoj (somere) | 5—10 „ |
| Tomatoj (vintre) | 33—120 „ |
| Olivoleo (politre) | 110 „ |
| Nuksoj juglandaj | 88 „ |
| Nuksoj avelaj | 66 „ |
| Nuksoj brazilaj | 45 „ |
| Lakto (politre) | 11 „ |
| Pano blanka | 22 „ |
| Margarino | 55 „ |
| Porkograso | 30 „ |
| Terpomoj | 8 „ |
| Batatoj | 15 „ |
| Karotoj | 22 „ |
| Brasiko | 11 „ |
| Bulboj | 11 „ |
| Laktuko (kapoj) | po 10 „ |
| Bananoj | 20 „ |
| Pomoj | 20 „ |
| Oranĝoj (dekduo) | 35—70 „ |
| Piroj (dum rikolto, dekduo) | 5 „ |
| Piroj (dum alia tempo dekduo) | 50—60 „ |
Prezoj de vestaĵoj por viroj:
Kostumo 25—60 dolaroj. — Ŝuoj 5—10 dolaroj. — Ĉemizo 1.50—5 dolaroj.
Luprezoj: 4-ĉambra etaĝo, malnovmoda 15—30 dolaroj monate. — 4-ĉambra etaĝo nova moderna (kun banejo) 40—70 dolaroj monate. — Ĉambro meblita por unu homo 2.50—6 dolaroj semajne.
Karl Fröding, Rockford-Ill.
— pàgina 5 —
SENNACIULO — 5
En sovetia malliberejo
Mi kelkfoje legis en «S-ulo» pri alilandaj malliberejoj, nun mi volas rakonti kion mi eksciis hazarde pri unu sovetia malliberejo, aŭ «domo de rebonigo», kiel ili estas nun nomataj.
Unu mia konatulo H., estinta komunisto trafis sub influon de malbonaj homoj, komencis drinki kaj ĝenerale vivi malvirte. Ĝuste en tiu tempo ni disiĝis, kaj mi plu ne sciis ion pri li. Post pli ol unu jaro mi ricevis leteron de li el Moskva malliberejo.
Montriĝis ke li malŝparis 1500 rublojn da socia mono. Oni kondamnis lin je 1½ jaro. Li plendas al mi pri sia malfeliĉa sorto, pri «severa reĝimo» kaj skribas jenon:
«Kiel mi vivas? La vivo estas mallibereja, senluma. La reĝimo estas severa, oni penas nin rebonigi» (eble li ironias pri rebonigo. E. J.).
«Ĉiusemajne dum nur 2 horoj oni enlasas la vizitantojn en nian klubejon, kie ni povas tute libere interparoli senkontrole. Oni devigas nin labori 8 horojn tage kaj ne permesas maldiligenti. Nun mi laboras en kest-metiejo kaj perlaboras proksimume 50 kopekojn tage.»
«Oni tre malofte forpermesas nin el malliberejo por viziti la parencojn.»
«Ellitiĝas ni je 5.30 h., komencas labori je 7 h.; de la 11 ĝis 12 h. estas manĝotempo, poste ĝis la 4 h. ni denove laboras. Post la 4 h. ni estas liberaj.»
«Certe, ni estas liberaj nur relative, ni povas iri al la klubejo aŭ en la bibliotekon.»
Mi bedaŭras, ke li tiom malmulte skribis pri la severa reĝimo, sed mi avertas la legantojn, ke tiu homo volis min kredigi pri siaj malfeliĉaĵoj, ke li nepre plendus al mi, se ekzemple lia manĝo estus malbona aŭ se oni lin enkarcerigus ktp.
Eble kelkaj K-doj trovos tamen, ke la reĝimo estas vere severa. Por tiuj K-doj mi tradukas ankoraŭ unu fragmenton el sama letero.
«Lastan jaron mi laboris, oficis, drinkis, gaje mi vivis, ĉiam en haladzo (ebria verŝajne)».
«Mi laboris en provinco. Iafoje veturadis mi kun kolegoj en vilaĝon al geedziĝo aŭ alia festo.»
«Drinkadis ni semajne, malvirtis. Kaj jen tuta vivo tiel pasis» (li estas 25-jara).
«Kaj poste subite ĉio ĉesis, oni min kaptis kaj ámba!«
(Amba — en krimula slango signifas — fino; katastrofo, pereo.)
Kiu el legantoj trovos, ke lia enmallibereja vivo estas pli malbona, pli malregula ol la antaŭ-mallibereja?
Mi persone opinias ke li dum tiu 1½ jaro kutimiĝos al laboro, saniĝos korpe, ĉar li ne estas plu venenata de alkoholo, kaj eble post liberiĝo li ne plu volos ripeti la krimon kaj fariĝos pli utila sociano, ol li estis ĝis nun.
E. Insarov (6979).
☆ DISKUTEJO ☆
Ĉia fanatikismo estas malaprobinda
(Rilate la artikolojn «Ĉu vere?» en n-o 131-132 kaj «Ne vere!» en n-o 136.)
Kun granda miro mi legis en n-o 136 la respondon al la artikolo «Ĉu vere?» (n-o 131-132). Verŝajne iu miskompreno okazis. Ĉu la demandinto aludis pri leĝa devigo je salutado de ruĝa flago aŭ formeto de kapvestoj dum kantado publika de la Internacio? Pri tio mi dubas! La leĝofarantoj ne estas sufiĉe mallertaj por enmeti tian stultan devigon en skribitan tekston. Ja la tempo pasis kiam tio estis ebla. Sed povas esti, ke fakte tiu devigo ekzistas, pro maltoleremo de la amaso.
Jen fakto, kiun mi certigas, ĉar mi mem ĝin vidis. — En Nancy (Francio), dum patriota festo, la muzikistoj ludis la nacian himnon kaj kelkaj ĉeestantoj bategis iun personon, kiu ne volis formeti la ĉapelon spite pluraj admonoj. Certe leĝo tion ne permesas, sed fakte la fanatikuloj ne trafis en karceron! Ĉar la policistoj estis pli toleremaj al ili, ol ili mem estis al la kuraĝa liberpensulo. Tio pruvas, ke kiam homo havas ian idealon li ne kapablas kompreni (plej ofte) ke aliu havas alian. Cetere ĉu, objektive, senĉapeliĝo pruvas respekton al io ajn? Tio estas tute konvencia afero.
Mi finos per preciza demando al niaj sovetiaj K-doj «ĉu en Sovetio ne okazis, ke iu estis ĉu batata, ĉu insultata de amaso pro la kaŭzo priparolita?»
Interese estus tion scii ĉar tio pruvas, ke la sovetianoj estas, pri tiu punkto, pli bone edukataj ol la anoj de kapitalistaj landoj. Cetere, ĝeneraligo estas ankaŭ danĝera; la fakto kiun mi citis ne estus okazinta en aliaj regionoj de Francio, ĉar ja unueco de patrio je spirita vidpunkto, samkiel je politika aŭ ekonomia estas mito. Pro tio ni diru ke SAT-celoj devas esti raciaj kaj neniel ajn fanatikaj. Ni liberiĝu de ĉiuj antaŭjuĝaj premoj!
K. R.
*
Estas vere!
La K-do 55 demandis: ĉu estas vere ke en Sovetio ĉiu devas senĉapeliĝi kiam estas ludata la Internacio. Mia respondo, kiel tiu de germaniano estanta nun en Sovetio, estas: «Parte vera!»
Se estas iu kunveno kaj la muzikistaro ludas Internacion, ĉiuj stariĝas kaj demetas la ĉapelojn. Sovetiano certe respondas: «tion ili faras pro entuziasmo, pro honoro de l’ Internacio, devigo ne ekzistas».
Miaj spertoj estas jenaj: Mi ĉeestis komjunulan kunvenon. Dum malfermo oni ludis la Internacion; ĉiuj stariĝas demetas la ĉapelojn, ankaŭ mi. Parolas eminenta gvidanto, post fino de lia parolado, aplaŭdo kaj denove Internacio. Ĉiuj stariĝas, demetas ĉapelojn, sed mi ne. Kial? — La laboristoj en Germanio ne kantas la Internacion kvazaŭ por aplaŭdi. Juna laboristo, apude starinta, montris al mia ĉapo, ĉar eble li pensis, ke mi forgesis demeti ĝin. Mi ne atentis lin. Venis aliu, insultante deprenis mian ĉapon kaj ĵetis teren. Intertempe finiĝis la Internacio kaj mi surmetis la ĉapelon. Parolis partigvidanto. Sekvis aplaŭdego kaj… Internacio. Mi eliris, ĉar stariĝi kaj demeti la ĉapelojn ŝajnis al mi tro burĝeca. La oftan kantadon dum la 6-a SAT-kongreso oni povis kompreni, sed tiu ofta kantado en kunvenoj ktp. certe ne estas pro entuziasmo, sed pro kutimo. Ĉu ni tiel honoras Internacion?
Leipvagulo (6309).
Por nia distro
— Plej mi malamas inĝenierojn — inter nia kaj via vilaĝo niaj praavoj kalkulis 40 kilometrojn. Venis inĝenieroj malbenitaj kaj mezuris 90…
— Nu?
— Ni sekve devas iri nun 50 pliajn kilometrojn…
*
Konsultejon venis laboristo. Doktoro estas rapidema.
— Senvestiĝu! — Jen, doktoro…
— Senvestiĝu, estas tia ordo! — Mi, doktoro…
— Senvestiĝu, diablo vin prenu, ne ŝtelu tempon!
La laboristo tute senvestiĝis.
— Nun diru kion vi bezonas.
— Mi alveturigis por la malsanulejo hejtaĵon.
*
— Van Vanĉ nia hieraŭ tutan tagon pasigis en Kremlo; en VCIK estis, en Sovnarkom
— Ĉu li jam gravan postenon okupas?
— Ne, kial? Plankfrotisto li estas.
*
— Paĉj’, iru ni tagmanĝi.
— Kion kuiris panj’?
— Nenion.
— Nu, manĝu vi, mi iros al gastejo.
*
— Ĉu via estas tiu knabo bela?
— Jes, jes, estas mia!
— Li, kanajlo, miajn okulvitrojn per pilko rompis, do, pagu vi.
*
— Helpu kiom vi povas. Ĉio forbrulis, ĉio…
— Kaj vi havas certigilon?
— Ĝi ankaŭ forbrulis kune kun la tuta havaĵo.
*
— Van Vlasĉ, ne peku. Mi sendis al ci du kilogr. da pano aĉeti kaj ci donis nur 1½ da kilogr.
— Ne, frato, mi donis ĝuste, nur anstataŭ pezilo mi uzis dukilograman pecon da sapo, kiun mi aĉetis en cia butiko.
— pàgina 6 —
6 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Kial ni bezonas programon?
Preskaŭ du jaroj pasis, depost kiam la demando de programo estis priparolita la unuan fojon en la vicoj de SAT je la kongreso de Vieno, somere 1925. En marto 1926 aperis en Sennaciulo (n-o 26) projekto de programo, sed de tiu tempo, la diskuto ekdormis.
Eble estas utile, ĝin revivigi antaŭ nia Lyon’a kongreso.
Antaŭ ĉio, necesas nin demandi, ĉu ĝenerale kaj pro kio ni bezonas programon. SAT ekzistas nun jam ses jarojn sen programo, la celdeklaro en la statutoj ŝajnis plene sufiĉa. Kial do subite doni al ĝi vastan, longan programon?
Laŭ mia opinio, programo estas necesa pro diversaj kaŭzoj.
Je la fondo de SAT nia organizo estis embrio havanta kiel tuta estonto nur la bondezirojn kaj la bonan volon de siaj kreintoj. Ĝia spirito estis arda kaj konkerema, sed ĝia korpo estis malfortega. Nuntempe SAT estas sukcesplene disvolviĝinta. Se doloroj ĝin pikas kelkfoje, se disputoj okazas, mi ne tro ektimu: kreskanta organizo ĉiam sentas kraketi la ostojn, doloroj devenantaj el evoluo ne estas mortigaj, sed sanigaj. Bona volo ĉiuflanka, pacienco reciproka, toleremo kaj kompreno de la neceseco de komuna agado sukcesos venki la malfacilaĵojn. Ekster dubo estas ĉiuokaze la fakto, ke SAT grandiĝis kaj ke ĝia influo en la esperantista movado laborista konsiderinde kreskis. Per la agado de SAT, per ĝiaj servoj kaj kongresoj, esperanto pli kaj pli fariĝis konata al la diversaj laboristaj organizoj. Niaj membroj pli ofte ol antaŭe devas respondi al kontraŭdiroj, duboj kaj hezitoj de respondecaj gvidantoj de la laborista movado. Nia programo devas al ili liveri argumentojn, ilin ebligi, montri al tiuj gvidantoj, ke nia movado ne estas utopieca, iluzia, ridinda ludado, sed serioza, efika armilo de la Proletaro en ĝia batalado por klasa liberigo, por alproksimigo de la popoloj, por kultura supreniro.
Programo estas, krom tio, trafega rimedo por streki netan separlinion inter ni kaj la burĝa esperanto-movado, por ellabori niajn principojn per plej tranĉa klareco. Tio helpos al ni unuflanke detrui antaŭjuĝojn de laboristaj organizoj, kiuj ofte havante antaŭ la okuloj la burĝan esperanto-movadon, konsideras esperanton kiel burĝa ludaĵo, malutila al la Proletaro, ĉar ĝin deturnanta de klasbatalo. Aliflanke, tio permesos al ni prezenti al amikoj kaj kontraŭuloj la fundamenton de nia movado, tiel malsama je la burĝa esperantismo.
La programo nin ebligus montri kaj proklami, ke nur nia movado reprezentas la estonton de la lingvo universala, ke tia lingvo povas venki nur en la manoj (aŭ pli bone en la buŝo) de klaso, kies interesoj estas efektive internaciaj; de klaso kiu portas la ŝlosilon de la nova mondo; de la sola klaso kiu kapablas savi la kulturtrezorojn de la nuntempo el la hodiaŭa ĥaoso por la estonta homaro.
Finfine, programo kiun akceptus la granda plejmulto aŭ la tuteco de la SAT-anoj, estus garantio por sukcesplena kaj harmonia kunlaborado de ĉiuj proletaj esperantistoj klaskonsciaj en unu organizo. Precize montrante la celojn de nia movado, ĝi pli bone ol ĝis nun ebligus kunigon de tiuj fortoj por la fiksitaj celoj, eksigante el la kadro de SAT disputojn pri demandoj, kiuj ne apartenas al la solvotaĵoj de nia movado kaj kiuj povas kaŭzi malpaciĝon inter nia anaro.
Tiel la programo estus samtempe disigilo, rilate al la burĝa esperanto-movado, kaj kunligilo, rilate la diversajn proletajn tendencojn, firma fundamento de nia movado, montranta, ke esperanto estas pli ol simpla hazardo, sed historie necesa aperaĵo. Ĝi estus tiamaniere tre utila por la estonta disvolviĝo, efika laboro kaj prosperado de SAT.
Lucien Révo.
*
La aspekto de la programo
En nia antaŭa artikolo, ni demandis ĉu kaj kial SAT bezonas programon, kaj ni jesis la demandon per diversaj argumentoj.
Estas nun necese, diri kelke da vortoj pri la aspekto de la programo. La programprojekto aperigita en n-ro 78 kaj nun represita konsistas el tri partoj. La unua montras la historian necesecon de lingvo universala, la dua analizas la rilatojn inter lingvo universala kaj la laborista klaso, kaj la tria klarigas detale la celojn de SAT.
Certgrade tiu programo estas simila al la programoj de la plejmulto da proletaj partioj. La unua parto de tiuj programoj donas ĝenerale analizon de la tendencoj agantaj en la nuntempa socio, montrante, ke socialismo estas la fatala, neevitebla rezulto de tiu evoluo; la dua parto citas la postulojn, por kiuj la partio batalas jam antaŭ atingo de la fincelo, de l’ socialismo, ekz. ĝenerala balotrajto, demokratigo de la konstitucio, sociaj leĝoj ktp. Klasika ekzemplo de tia programo estas la malnova programo de la Socialdemokrata Partio Germania (Erfurt 1892).
La programprojekto de SAT estas konstruita laŭ la sama skemo. La du unuaj partoj montras, ke lingvo universala estas fatala produkto de nia epoko kaj ke ĝi povas fintriumfi nur en la manoj de la Proletaro. La tria parto citas la celojn, por kiuj ni efike povas batali jam nun, antaŭ ĝenerala akcepto de esperanto.
La unua ĉapitro de la unua parto montras, ke lingvo universala estas rezulto de la kapitalista ekonomio. Nur dank’ al la kreo de mondkomerco, de plej densaj rilatoj internaciaj, ebligitaj nur de la kapitalista produktadordo, de ĝia etendiĝo super la tutan teron, de la disvolviĝo de ĉiaj komunikiloj kaj transportiloj, de la enradikiĝo de kapitalismo en ĉiuj partoj de la mondo, povis disvolviĝi neceseco kaj bezono de lingvo universala. Kamparanoj vivas ĉiam sur aŭ proksime de la terpeco kiun ili kulturas, longaj vojaĝoj aŭ intima kontrakto kun aliaj nacioj ne estas ilia kutimo. La kapitalismo deŝiras la kamparanojn de la tero kaj faras el ili proletojn senhejmajn, kiujn nenia intereso kaj nenia gepatra tradicio katenas al unu loko.
Dank’ al la ŝanĝo de la socia strukturo dormantaj popoloj vekiĝas kaj komencas partopreni la internacian vivon ekonomian, kulturan ktp.
La kapitalismo havas do kelkajn efikojn sur la vivon de la popoloj: 1. ĝi deŝiras la popolojn de la tero kaj intermiksas ilin pli forte ol iam antaŭe en alia epoko, per kreo de mondkomerco, de tutmonda ekonomio, kaj de potencaj interkomunikiloj; 2. ĝi plimultigas la nombron de la popoloj partoprenantaj la kulturan vivon internacian kaj malebligas pli kaj pli la uzon de malgranda nombro da lingvoj por internaciaj rilatoj; 3. ĝi levas la kulturnivelon de la laboristaj masoj tiugrade, ke la nombro da individuoj partoprenantaj la internacian vivon kreskas tiom, ke la lernado de unu aŭ pluraj fremdaj lingvoj fariĝas pli kaj pli sentebla perdo de tempo por grandiĝanta nombro, por tute nesufiĉaj celoj.
La dua ĉapitro de la unua parto klarigas la necesecon de lingvo universala por la Laboristaro. Ĝi montras la internaciajn interesojn de la proleta klaso kaj substrekas, ke la Laboristaro bezonas lingvon universalan multe pli urĝe ol la burĝaro.
La tria ĉapitro de la unua parto montras, ke esperanto estas la rezultaĵo de la tendencoj karakterizataj en la du antaŭaj ĉapitroj, ke ĝi estas la praktika solvo de la mondlingva problemo.
Tio nature ne signifas, ke esperanto, tia kia ĝi estas hodiaŭ, devas esti la lingvo de la liberigita homaro de la nova estonta socio, kiun ni mem ne plu vidos, sed kies unuaj komencoj kaj radikoj estas jam nun videblaj. La eniro de novaj popoloj en la internacian civilizon certe modifos ankoraŭ konsiderinde la mondlingvon de l’ estonto. Esperanto estas bazita sur malgranda nombro da lingvoj, kiuj estis je la epoko de D-ro Zamenhof la solaj nacioj de kapitalista kulturo. Sed la vekiĝo de l’ Oriento, la signoj de kreskanta sendependeco de la koloniaj popoloj plilarĝigas la nombron de nacioj, partoprenantaj la internacian kulturan vivon, vastege ekster la mallarĝan kadron de la eŭropaj lingvoj, sur kiu estas konstruita esperanto.
Ĉu tio signifas, ke ni devas forlasi esperanton kaj atendi en angulo dum unu aŭ du generacioj ĝis kiam la elementoj de nova lingvo universala sur pli larĝa bazo estus kreitaj?
Tute ne. Tia sintenado signifus imiti la vanajn, senfruktajn spekulaciojn de la idistoj kaj de aliaj «mondlingvanoj» kiuj eĉ ne scias paroli sian propran lingvon.
Esperanto certe ne estas la mondlingvo de la estonto; sed ĝi estas la kadro, sur kiu kaj en kiu disvolviĝos la lingvo estonta, per absorbo de ĉiuj novaj kulturelementoj. Esperanto povas konduki al la mondlingvo de l’ estonto nur se ni ĝin konstante aplikas kaj uzas, sed ne per laboratoria spekulaciado senpraktika.
Ĉu eble valorus aldoni du aŭ tri frazojn tiusencajn al la tria ĉapitro de la 1-a parto de la programprojekto?
Lucien Revo.
*
DISKUTEJO
NIA OPINIO
Pri la enstatutigo de «SAT-grupoj»
Niaj konsideroj estas la jenaj:
1. Ĉu necesas ĉiuloke, kie troviĝas kelkaj SAT-anoj, organizi ilin en la SAT-grupojn? Jes, SAT-anoj devas ĉiuloke aparte organiziĝi por: varbado al SAT, plenumado de praktika, peresperanta (servoj, korespondado, tradukado de artikoloj ktp.), kaj eduka (raportoj, lekcioj, legadoj ktp.) SAT-ana, sennacieca laboro. Tiu bezono de organiziĝo tiom klare evidentiĝis por multaj SAT-anoj, ke novaj grupoj, dum la lastaj 7—8 monatoj, amase aperas kaj kreskas en multaj lokoj, vere «kiel fungoj post pluvo!..» (Rig. la Kronikon de preskaŭ ĉiu n-o de S-ulo!)
Ni aldonu, ke la sperto de dujara agado de nia Ĉita’a SAT-grupo, klare montris al ni, kiom valora estas por SAT-afero la kuniĝo en grupon kaj komuna organizita praktika laboro kaj edukiĝo!
2. Ĉu jam venis tempo por oficialiĝo de SAT-grupoj, por enmeto en SAT-statuton de la artikoloj pri ili? Ankaŭ al tio ni respondas: jes! La aperado de SAT-grupoj lastatempe fariĝis tiom amasa, kaj kreado de la SAT-grupoj estas afero tiom grava, ke nia statuto ne devas resti seneĥa, kaj prisilenti tiujn novajn organojn de SAT. Male, per enmeto en SAT-statuton de artikoloj pri SAT-
— pàgina 7 —
SENNACIULO — 7
grupoj, ni devas atentigi ĉiujn pri ili, kaj instigi la SAT-anaron organizi ilin ĉiuloke, kie estas eble, kaj kie ili ankoraŭ ne estas organizitaj.
La artikoloj en la Statuto ankaŭ klare montros por ĉiuj la plej bonajn organizformojn de la SAT-grupoj kaj la plej ĝustan enhavon de ilia laboro, ĝuste tion, kio ĝis nun por multaj estas ne klara, kaj pri kio regas granda diverseco de opinioj kaj de agmanieroj en la SAT-rondoj.
3. Ĉu devas la SAT-grupoj en sia agado kunigi la per- kaj por-esperantan (propagandan) laboron? Sendube, parolante principe, ni devas diri: ne devas! Nia SAT, pure praktika per-esperanta organizo, ankaŭ en siaj lokaj organoj, devas resti pure praktika, per-esperanta… Same, kiel ĉie en SAT, ankaŭ en la grupoj, esperanto ne devas esti instruata aŭ propagandata, sed nur praktike utiligata. Tial ni akre kontraŭas la proponon pri «SAT-sekcioj» de Gek-doj el Bruxelles, presitan en «S-ulo» n-o 95 (22. VII. 26, pĝ. 6). Tio estas «principe»! Sed certe, fakte iufoje okazas, ke SAT-grupoj tamen okupas sin per propagando kaj instruado de esperanto (precipe tio okazas tie, kie ne ekzistas propagandaj asocioj aŭ grupoj). Nu kion do fari?.. Ni esperas, ke tio estas almenaŭ provizora kaj «flanka» sinokupo de la SAT-grupoj. Sed certe, neniaokaze oni devas perstatute konfirmi la esperantan propagandan agadon de la SAT-grupoj.
4. Kiel oni devas nomi la lokajn organizojn de SAT-anoj? Estas prefere nomi ilin «SAT-grupoj», sed ne «SAT-sekcioj», kiel proponas la Gek-doj el Bruxelles, ĉar la nomo «Sekcioj» estas donata en SAT al tutmondaj fakorganizoj de SAT, kiel ekz. «Milit-Sekcio», «Junular-Sekcio», «Vegetarana Sekcio», ktp., krome la nomo «Sekcio» entenas en si ian komprenon pri nememstareco, fakeco de ĉi organizo, kio ne konvenas al organizaj formoj, kaj enhavo de laboro de la SAT-grupo, proponataj de ni.
5. Ĉu oni povas devigi organizon de la grupoj ĉiuloke kaj aliĝon al ili de senescepte ĉiuj SAT-anoj (tiuloke, kie grupoj ekzistas)? Ne, sendube oni ne povas devigi organizi SAT-grupojn en ĉiuj lokoj senescepte, kie troviĝas ne malpli ol 3 SAT-anoj, ĉar la cirkonstancoj (la blanka teroro, persekutoj, trookupiteco de ĉiuj SAT-anoj en iu loko, ktp.) en multaj lokoj ankoraŭ malpermesas tion fari. Ankaŭ oni ne povas devigi senescepte ĉiujn Gek-dojn aliĝi al organizitaj grupoj, ĉar ankoraŭ al multaj Gek-doj la vivo malpermesas tion fari (trookupiteco, persekutoj de la polico ktp.). Ĝuste pro ĉi konsideroj ni proponas nur laŭeble fondi la grupojn, kaj nur laŭeble aliĝi al ili. Ne plu!
6. Kun kia kvanto da SAT-anoj oni povas komenci la organizon de la SAT-grupo? Ni opinias, ke en multaj lokoj, kie estas ankoraŭ nur tri aktivaj membroj de SAT, ili jam povas kuniĝi en la SAT-grupon, kaj komenci la organizitan per-esperantan agadon. Do, sendube oni devas al ili tion permesi! Certe en iuj aliaj lokoj, eĉ kun pli granda nombro da SAT-anoj, oni eble ne povas ankoraŭ organizi la SAT-grupojn… Nu, sed tio ja ne signifas, ke oni devas malpermesi kuniĝi eĉ al 3 Gek-doj, tie kie ili povas kaj volas tion fari. Jen kial ni proponas la 3 membran minimuman nivelon por la SAT-grupoj.
7. Ĉu oni povas doni al SAT-grupoj rajtojn esti oficiale reprezentitaj ĉe la kongresoj, kaj memstare akcepti la membrojn? Ĝuste tion proponas la Gek-doj el Bruxelles en sia propono pri «SAT-sekcioj«. Sed ni opinias, ke ili malpravas. Ja estas sendube, ke oni ne povas ankoraŭ doni al la SAT-grupoj la similajn rajtojn, kiel ekz. al partiaj ĉeloj, ĉar ja oni ne forgesu, ke ankoraŭ ne ĉie oni povas organizi la grupojn, kaj ankoraŭ ne ĉiuj povas aliĝi al la grupoj. Tial la kongresanoj povas voĉdoni ankoraŭ nur je sia propra nomo, kaj nur la Administranto de SAT povas ankoraŭ akcepti la kotizojn kaj liveri la SAT-matrikulojn al la SAT-anoj. Niaj grupoj estu ankoraŭ ne plenrajtaj!
8. Kiajn do rajtojn oni povas doni al la SAT-grupoj? Sendube, la grupo rajtas elekti sian propran estraron (respondecan Sekretarion, aŭ Sekretariaron), kaj ankaŭ la lokan SAT-peranton.
Al la lasta ni opinias necesa doni la rajton esti sola reprezentanto de SAT-administracio en lia loko, t. e. ke nur pere de li oni povu pagi la kotizojn kaj abonojn al SAT (por tiel plifaciligi la laboron de administranto).
Jen kia estas nia opinio pri kreo kaj pri enstatutigo de la SAT-grupoj kaj pri diversaj kondiĉoj de ilia agado. Pri la ceteraj detaloj vidu la proponon n-o 1. Konklude ni esperas, ke ĉiuj Gek-doj serioze pripensos ĉi problemojn, kaj ke ankaŭ ĉe la kongreso ĝi estos dece pridiskutita. Ja estas tre grave kunagadi organizite, kuniĝi en grupojn por la Sennacieca mem-edukado, pliperfektiĝo, praktika laboro… Nur kunagante komune, ni sukcesos dece plenumadi niajn taskojn, t. e. bone servi al esperanto kaj al la Proletaro tutmonda!
Unuanime akceptita ĉe la kunsido de Ĉita’a SAT-grupo (12-a sektoro), la 3. IV. 1927.
Sekretario de SAT-grupo: K. Fade (3717).
*
PROPONO N-o 1
pri enstatutigo de «SAT-grupoj»
Ĉita’a SAT-grupo proponas fari la jenajn ŝanĝojn en la Statuto de SAT:
a) En la nunan Artikolon 4-an enmeti:
«Ĉiuj aktivaj membroj de SAT rajtas:
ĉ) aliĝi al lokaj SAT-grupoj kaj partopreni ilian laboron.
Ĉiuj aktivaj membroj de SAT devas:
d) se al ili estas eble, aliĝi al lokaj SAT-grupoj kaj partopreni ilian laboron.»
Tiamaniere la nuna punkto d) de § 4, estu nomita: punkto e).
b) Ŝanĝi la nunan Artikolon 6-an jene:
«La pasiva membro ricevas specialan kotizmarkon, povas uzi la ĝeneralajn servojn de la asocio, partopreni la laboron de la loka SAT-grupo, sed li rajtas nek partopreni ian voĉdonon, nek eniĝi ian organon asocian, aŭ grupan.»
c) Ŝanĝi la lastan frazon, de la nuna Artikolo 7-a, jene:
«En lokoj, kie estas lokaj SAT-perantoj, oni povas aliĝi al SAT nur pere de ili.»
ĉ) Al la nuna Artikolo 9-a aldoni:
«Lokaj organoj de la Asocio estas: lokaj SAT-grupoj».
d) Ŝanĝi la unuan frazon de la nuna Artikolo 23-a jene:
«La E. K. rajtas en ĉiu loko, kie ne ekzistas loka SAT-grupo, elekti peranton, aŭ reprezentanton kun limigita mandato.»
e) Aldoni al SAT-statuto la jenan novan ĉapitron:
Lokaj SAT-grupoj
En ĉiuj lokoj, kie estas eble, kaj kie troviĝas ne malpli ol tri aktivaj membroj de SAT, ili grupiĝu en t. n. lokajn SAT-grupojn.
Taskoj de lokaj SAT-grupoj estas: organiza plenumado de SAT-servoj, senaciec-karaktera edukado de la grupanoj, varbado al SAT, kaj ĝenerale, agado surbaze de ĉi statuto kaj de la decidoj de la III-a SAT-kongreso (punkto 3-a de la gvidrezolucio).
La nombro kaj la konsisto de la grupo-estraro estas difinataj de la grupo mem; tamen ĉiuokaze, en ĉiuj grupoj nepre devas esti elektataj:
a) La respondeca Sekretario (aŭ Sekretariaro) de la grupo, kies taskoj estas: gvidi la funkciadon de la grupo, prizorgi la protokoladon de la kunsidoj, la statistikadon de grupanoj ktp.
b) La loka Peranto, kies taskoj estas: perado de SAT-kotizoj kaj abonoj, gvidado de plenumado de la servoj (laŭ kondiĉoj de artikoloj 34, 35, 36) ktp.
- La loka kotizo estas starigata, kaj ĝia sumo estas difinata de la grupo mem. Tamen neniaokaze ĝi povas esti deprenata el la regula SAT-kotizo, sendata al Administranto de SAT.
* * *
Ĉiuj partoj de la propono estas bone akorditaj inter si. Kaj tial la kongreso estas petata: aŭ entute akcepti la proponon, aŭ plene rifuzi ĝin, sed ne akceptadi parte, per kio estos disigita harmonio en la propono.
Klarigojn pri ĉi propono vidu en artikolo «Nia opinio…» ĉi supre presita.
La propono estis unuanime akceptita ĉe la kunsido de Ĉita’a SAT-grupo (12-a sektoro) la 3. IV. 1927 j.
Sekretario de l’ SAT-grupo: K. Fade, (3717).
*
FERA GVARDIO DE SAT
(Fantastika romano, verkata de fantaziemaj SAT-anoj.) (Daŭrigo.)
Entuziasmo inter SAT-anoj pli kaj pli disvastiĝadis.
El marĉoj, minoj, kavoj kaj ceteraj profundaĵoj eksonis obtusaj voĉoj:
«Al ĉielo! Al ĉielo!»
Seriozemuloj ridetis kaj diris: «Vana entrepreno! Se piuloj ne povis konstrui la turon, kion do povos fari mizeraj diabloj, disĵetitaj diversloke sub tero? Ili eĉ ne povas vidi unu la alian.»
Sed jen elrompis unu, jen alia… entute jam 6! — (Daŭrigota.) (5099.)
*
El la lando de la pendigiloj mi sendas 75 lv. (2.30 g. m.) — kotizaĵon por la pasintaj monatoj de 1927 j.
Mi promesas sendadi almenaŭ dum 5 jaroj — je la fino de ĉiu monato 15 levojn. La iniciato de K-do Fjodorov estas nepre subteninda.
Atalsad (Bulgario) 4079.
*
Vivu Fera gvardio de SAT!
Mi anoncas mian aliĝon al la Fera gvardio, ĉar mi estas same infektita per ĉi-ideo. Mi sendas mian ½ jaran kotizon — 6 rubl.
V. Lebedev, Ivanovo-Voznesensk, (4696).
Nicollet (Lyon) mia maja briko 0,5 dol.
Fedotov (Ŝaĥty) mia maja briko 1 rubl.
*
NIA POŜTO
Multaj K-doj sendas al ni fotojn, kiuj rilatas la rubrikon «Tra Esperantio». Ni absolute ne povas publikigi ilin. Oni ne forgesu, ke «S-ulo» celas ĉefe apliki la lingvon k. ne propagandi ĝin. Nur en kelkaj esceptaj okazoj (ekz. kongreso de grava esp. organizo) ni povas publikigi fotojn pri la esp. movado.
E. L.
— pàgina 8 —
8 — SENNACIULO
La Lingva Angulo
Demandoj:
1 Mi ŝatus, ke oni klarigu la sencon de la vortoj: «kara» kaj «malkara». Multfoje mi legis en «S-ulo»: «la prezo estas malkara» aŭ ‘S-ulo’ estas la malpli kara gazeto». Ankaŭ al anoj de diversaj grupoj ne plaĉas tia uzo de l’ vortoj. Mia opinio estas, ke la prezoj devus esti «moderaj» aŭ «malaltaj». Nur la varoj povas esti malkaraj. En vortaroj ankaŭ oni trovas la vorton «malkara» en la aludita senco. Ĉu «modera» ne estas pli korekta? — 3831.
2. En «Fundamento de Esperanto» Zamenhof instruas jene: «Resti kun leono estas danĝerE, sed en «S-ulo» oni povas legi: «Estas danĝerA, diris Paskal, tro montri al la homoj…»¹). Nu, la redaktoro fanfaronas, kiam li asertas, ke li redaktas nian gazeton en tute Zamenhofa stilo. Mi ŝatus koni la opinion de Fakulo pri tio. Zoilo.
Respondoj:
Ĉar KARA signifas «de alta prezo, kiu multe kostas» kaj ĉar KARECO signifas «alta prezo», estas evidente, ke la PREZO ne povas esti MALKARA, sed nur MALALTA aŭ MODERA. Tamen tiu neĝusta uzo de la vorto MALKARA, kiu povas naski neniun konfuzon, ŝajnas al mi ne tre grava. Mi mem neniam uzis, nek uzas, nek uzos ĝin, kaj mi neniam neniom konsilos ĝin; tamen mi ne estas tiel severa, kiel vi.
Responde mi opinias, I., ke la redaktoro prave rajtas aserti, ke li estas unu el la malmultaj esperantistoj, kiuj plej bone scipovas la lingvon kaj plej korekte uzas ĝin; II., ke vi estas malprava pretendante, ke estas malkorekta kaj kontraŭzamenhofa la uzado de la adjektiva finiĝo en la citita frazo.
Efektive Zamenhofa estas kaj kontraŭzamenhofa ne povas esti ia dirmaniero, kiun Zamenhof mem dum longa tempo uzadis kaj pri kies taŭgeco aŭ netaŭgeco li estis tiel necerta kaj ŝanceliĝema, ke li daŭrigis ankoraŭ kelkfoje uzi ĝin, eĉ post kiam li estis deklarinta sian preferon por alia formo. Ekzemple oni trovas en HAMLETO: «Plej bonA estos, se vi ĝin forgesos» (I, 5), kaj (V, 2) «Ĉu ne estas eblA, ke ni komprenigadu per ia alia lingvo?». En privata letero, citita de s-ro Reiner, li diras: «La plej bonA estus, silenti pri ili.» En la Fundamenta KRESTOMATIO Zamenhof ankaŭ skribis en la jaro 1903 kaj lasis nekorektita en ĉiuj postaj eldonoj, kiujn li reviziis: «La gazetoj ordinare ne trovas necesA eniĝi en tion, pri kio ili skribas.» (p. 301). Fine, oni legas en la solena BULONJA DEKLARACIO, redaktita de Zamenhof mem: «Ni subskribintoj trovis necesA doni la sekvantan klarigon.»
Bonvolu plie rimarki, ke la de vi kritikita dirmaniero estas ofte kaj prefere uzita de aŭtoritataj eminentaj esperantistoj, kiel s-ro Boirac, antaŭa Prezidanto de la Lingva Komitato kaj de la Akademio, s-ro Grosjean-Maupin, k. c. Vi kredeble ne scias, ke jam antaŭ longe tre kompetentaj esperantistoj atentigis, ke la uzado de la adjektiva finiĝo, kiam la predikato rilatas al infinitivo aŭ al membro de frazo, estas multe pli logika kaj pli klara, kaj ke la tiea uzado de la adverba finiĝo, «eĉ kiam ĝi ne estas dusenca aŭ kontraŭsenca» (L. I. dec. 1909), estas tamen lingva naciaĵo, kiu tute konsternas la lingvajn kutimojn de ĉiuj latinidaj lingvanoj. Ĉu tio estas necesa, ke mi citu ekzemplojn por montri al vi, ke, kun kelkaj radikoj, kiel EBL’, EFEKTIV’, NECES’, k. c., la uzado de la adverba formo estas konfuziga? Tia formo ankaŭ naskas dusencecon ĉiufoje, (kio ofte okazas), kiam la adverbforma predikato estas modifata per vera adverbo. Ekzemple: «Estas vere necese, perfekte eble, ĝuste domaĝe, eble eble, ktp.»
Uzu do, se tio plaĉas al vi, la duan, tute korektan, zamenhofan esprimmanieron, sed ne kondamnu la unuan, egale korektan. Memoru tion, kion konstante ripetis nia Majstro: «Ni ne tromultigu la regulojn, ni ne rigidigu nian lingvon… La diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan.» (ZAMENHOF, LINGVAJ RESPONDOJ, pĝ. 26. Revuo, dec. 1906).
Fakulo.
¹) La citita frazo troviĝas en n-ro 125—126 de «S-ulo» (19-2-27).
*
MEMORNOTO
Represis el «Sennaciulo».
Le Libéré, Nice, 30. 4. 27: «El Ĉinio». — L’Effort, Lyon, 1. 5. 27: «El Polio», «El Svedio», «Mekanikaj fortoj en la mondo». 15. 4. 27: «Stato de Junlab. en Jugoslavio», «Trustoj en la Britia Industrio», «El Hispania vivo». — La Flamme, Saint-Etienne, 9. 4. 27: «Sklavkomerco en Abisenio». — Le Sindiqué du centre, Bourges, apr. 27: «Salajroj en Estonio». — The Worker’s Weekly, Sydney, 4. 3. 27: «Blankaj mastroj, flavaj sklavoj». — The Shop Assistant, Londono, 7. 5. 27: «Kreo de kooperacia kultura centro en Parizo». — Krasnojarskij Rabočij, Krasnojarsk, 22. 3. 27: «Blankaj mastroj, flavaj sklavoj». — Zarja Vostoka, Tiflis, 29. 3. 27: «Sindikata movado en Egiptio» (nek «S-ulo», nek esperanto menciitaj!). —
Enhavas notojn pri SAT.
Bournemouth Daily Echo, Bournemouth, 9. 5. 27. — Der Wille, Hagen, okt. 26 (VI. SAT-kongreso). — Kiir, Laupäeval, 30. 4. 27 (kelkaj artikoloj subskribitaj per esperantaj pseŭdonimoj. — La Rejna Stelo, Strasburgo, majo 27. — Le Cri du peuple, Nimes, 1. 5. 27 (VII. SAT-kongreso). — L’Effort, Lyon, 1. 5. 27 (samo). —
Enhavas tradukojn el esperantaj leteroj.
Za Mir i Trud, Rostov na Donu, 29. 4. 27 k. 1. 5. 27. — Kransnaja Zvezda, Moskvo, 1. 5. 27. — Molot, Rostov na Donu, 5. 5. 27. — Bilŝoviĉenjata, Kievo, 25. 4. 27 (Letero kaj foto de germ. pioniroj). — Nijegorodskij Rabselkor, Nijni Novgorod, 15. 4. 27 (letero el Bulgario, nenie menciite, ke trad. el esp.). — Ruhr-Echo, Essen, 21. 4. 27 (salutoj de sovetiaj laboristoj). — Neue Zeitung, München. 1. 5. 27 (salutoj de sovetiaj fervojistoj). — Zvezda, Perm, 14. 4. 27 (de germ. kaj svedia metalistoj, sciigo pri komenco de ŝakludo kun germ. laboristoj). — Zarja Vostoka, Tiflis, 30. 3. 27 (5 leteroj). — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 30. 4. 27, 2. 5. 27 (unu-majaj salutoj), 12. 5. 27 (du leteroj).
Enhavas priesperantajn artikolojn.
Putj Rabselkora, Rostov na Donu, 15. 4. 27. — Sovetskij Jug, Rostov na Donu, 29. 4. 27. — Molot, Rostov na Donu, 5. 5. 27. — The Wheatsheaf, jan. 27. — Bournemouth Times, Bournemouth, 29. 1. 27, 5. 2. 27, 12. 2. 27, 26. 2. 27 (artikolaro pri esperanto en lernejoj). — Večernij Kiev, Kievo, 20. 4. 27. — Signalen, Torsdagen (konstanta fako «Esperanto»). — Le Drapeaux Rouge, Bruselo, 21. 4. 27 (pri Zamenhofaj festoj en Varsovio kun foto). — Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 14. 4. 27, 16. 4. 27, 19. 4. 27 (Eksterordinara LEA-kunveno), 3. 5. 27 (Laborista sportkunveno en Helsinski).
Enhavas enesperantajn artikolojn.
Der Wille, Hagen, dec. 26. (Alvokoj de la mondjunularo). — The Labour Woman, Londono, 1. 5. 27 (Du leteroj el Ĉeĥoslovakio). —
★ DIVERSAĴOJ ★
SAT-FOTO-SERVO
Ĉu ni ne povas ĝin organizi? Sendu fotojn, PK ilustritajn pri moroj kaj kutimoj en via lando ankaŭ pri gravaj okazintaĵoj en via lando kaj skribu kiajn fotojn vi deziras ricevi. Do same ni organizos la SAT-Foto-Interŝanĝoficejon: Sendu: Minsk, Poŝtkesto 33 Dim. Snejko.
*
PER KELKAJ VORTOJ
* Ĵus estas eldonitaj la oficialaj propagandaj olimpiadaj afiŝoj kun esp. teksto( belaj kolorbildoj) kaj estas senpage mendeblaj ĉe K-do E. Hloupy, Praha VII, Štitného 958, tie vi ankaŭ povas ricevi la pli detalan programon de esp. aranĝaĵoj. (4370.)
[REKLAMO p.8] Ĉiuj Ateistoj legu la ĵurnalon LIBERPENSULO. Per abono de ĉi gazeto vi estas membro de la «Internacia Ligo de Liberpensuloj». Kotizo 2.— mk. g. aŭ sama valoro. Ĉiu novaliĝonto ricevas diversajn interesajn malnovajn numerojn senpage. Ĉiu membro rajtas publikigi trilinian anoncon jare, senpage. USSR-anoj mendu ĉe K-do Geo Teterin, Gubkom Esperantistov, Leningrad, Fontanka 21. Adreso: Kurt Hubricht, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22, I. Poŝtĉek-no. 43808.
[REKLAMO p.8] INSTRUISTO KAJ EDZINO. Dezirante viziti Danzigon kaj Varsovion en julio, volas korespondi kun esp-istoj tieaj. Adreso: John Wilkie, 65, Braeside Street, Glasgow NW. (Scotland.)
[REKLAMO p.8] K-do A. K. Savostianov, Saratov, Igor, Poŝta kesto 45, Sovetio. Ĵurnalisto. 32-jara, esperant. depost 1910, leg. ankaŭ la lingv. germ., franc., angl., italan, — post longdaŭra malfac. malsano dez. rekom. interkoresp. kun viglaj kaj serioz-skribemaj Gek-doj el ĉ. l. Dez. amike interrilat. kun ĉ. gelabor. intelektuloj k. a. interes. pri literaturo, politikaj, soc., ekonom. probl. Interŝanĝ. nacilingv. librojn, rev. gazet. Garantias resp., sed ne ĉiam baldaŭan.
[REKLAMO p.8] Por naturamika domo! Du belajn PI bfl ni sendos al ĉiu, kiu helpos al ni ornami memkonstruitan Naturamiko-domon, per sendado de interesaj naturbelaĵaj PI bfl (ne skribu bfln). Gek-doj el ĉ. l. prisalutu ĝian inaŭguron 17. de julio, laŭeble kun stampilo de simpatia kulturorganizo. Nat. Esp. sekcio. SAT-ano 2429 Gl. Adr.: T. V. Naturfreunde F’felder Hof, Esslingen a. Neckar (Germ.) *
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
Núm. 142, 18 de juny de 1927
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
3-a Jaro. N-o 142 — APERAS SEMAJNE — 18. Junio 1927
[BILDO p.1 | 41,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la titolo de la gazeto.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanty SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
FOR NACIISMON KAJ RASISMON!
El Suda Afriko
Suda Afriko, oni asertas, estas miniaturo de la tuta mondo pro tio, ke tiu ĉi lando respeguliĝas interne de siaj landlimoj ĉiujn mondproblemojn malgrandskale.
Tie ĉi ekzistas plej akutforma rasa antaŭjuĝo inter nigruloj kaj blankuloj; nacia malamikeco inter angloj kaj holandanoj ne tute malaperis kaj ne mankas simptomoj por certiĝi pri la ofendiĝo, kiun ankoraŭ sentas multaj boeroj¹) pro la angla entrudo en ilian politikan sendependecon. Lingva diverseco ankaŭ estas kaŭzo de ĵaluzo inter la du blankaj popoloj kaj, kompreneble, ekzistas neevitebla konflikto de interesoj inter la Proletaro kaj ĝia ekspluatantaro.
Ĉar la blanka raso estas la reganta kaj la nigra — la sklavigita kaj ekspluatata, la malsimileco inter blankuloj kaj negroj alprenas ne nur ekonomian aspekton sed ankaŭ rasan. Ni tiel havas du sociajn klasojn reprezentatajn de du distingeblaj koloroj.
Tiu fakto, kolordiferenco, ebligas al la reganta klaso apartigi la nigrajn kaj blankajn laboristojn. Efektive, la lastaj laboras nur kiel oficistoj kaj kontrolistoj super la indiĝenoj. Eĉ inter la senhavuloj blankaj la kolordiferenco efikas kiel barilo al unueca agado kun nigraj laboristoj kontraŭ komuna malamiko.
Sur la ekonomia kampo ni ankaŭ havas la rapide kreskantan industrian evoluon de la lando, sed restas samtempe la pli malnova formo de socio, la feŭda sistemo de terkulturo, kiu ankoraŭ regas en la ekonomia vivo de la lando.
Estas do tute nature en tiu situacio, ke pli ol iuj ajn aliaj diferencoj ekzistantaj inter la popoloj de la sama lando, la rasdiferencoj kaŭzas malkaŝajn konfliktojn.
Jen kie boero kaj anglo subigas siajn proprajn diferencojn por solidara kontraŭstaro al la nigra raso en Suda Afriko.
Unu el la plej malbonaj ekzemploj de rasa antaŭjuĝo nun disvolviĝas. Feliĉe ne tia, kia kutime kaŭzas perdon de homaj vivoj, tamen laŭ sia malica karaktero ĝi estas unika eĉ en Suda Afriko.
Ĉe la hospitalo en Mafeking rezignis labori la flegistinoj. Oni demandos eble, ĉu pro salajrmalaltigo? ĉu pro plilongigo de laborhoroj? aŭ eble pro malbonaj laborkondiĉoj?… Tute ne! Ili rezignis, ĉar ili ne plu volas obei la ordonojn de la nigra kuracisto, kiu operacias en la hospitalo la blankajn pacientojn.
La koncernata medicinisto estas indiĝeno, D-ro Molema, kiu antaŭ ol praktiki en Mafeking sin preparis por sia profesio en Glasgow’aj kaj Dublin’aj hospitaloj dum sepjara studado. Li ankoraŭ havas diplomon pri akuŝarto. Li estas ido de unu el la ĉefuloj de la Baralong gento.
Pro lia bonega ĥirurgia lerteco kaj ĉar li iniciateme aplikas la plej modernajn instrumentojn, li estas preferata de la blankaj operaciotoj precipe de virinoj el la distrikto.
Nun la blankaj flegistinoj malŝatas labori sub lia direkto kaj atenti kiam li faras intimajn operaciojn super blankaj virinoj. Strange estas, ke kelkaj el rezignintaj flegistinoj iam mem rekomendis pacientojn al D-ro Molema. La situacio ĉe la hospitalo necerta. Sciante tion aliaj blankaj flegistinoj rifuzas servi tie kaj indiĝenaj flegistinoj nun ne estas haveblaj. Se la administracio ne decidos favore al la flegistinoj, oni timas, ke la hospitalo, kiu priservas la tutan distrikton, devos fermiĝi.
La blanka loĝantaro de Suda Afriko simpatias al la flegistinoj kaj multaj parlamentanoj, eminentuloj kaj medicinistoj sendis al ili simpatiesprimojn. La Sud-Afrika medicina studentaro (!) en Londono sendis gratultelegramon al la flegistinoj «pro iliaj sintenado kaj batalo por «blanka Suda Afriko»».
D-ro Molema intencas procesi por ricevi mil funtojn sterlingajn kiel kompenson.
La afero ne estas loka sed ĝi havas nacian signifon tuŝante gravan principon kaj eĥigante la tutan landon. Jam la direktoraro de la hospitalo en Bloemfontein decidis ne allasi praktiki indiĝenajn kuracistojn en nacia hospitalo de tiu urbo, por eviti similajn okazaĵojn kiel en Mafeking.
En Suda Afriko oni ofte aŭdas de la blankaj regantoj, ke la indiĝenoj ricevos plenajn rajtojn egale kun la blankuloj nur kiam ili atingos sufiĉe altan vivnivelon civilizacian. Sed la afero de D-ro Molema montras la kontraŭon. Ĝi montras, ke la reganta raso neniam deziras levi la indiĝenojn el la koto aŭ plibonigi ilian staton kaj intencas daŭrigi la sklavigadon de la nigra raso ekonomie, politike kaj socie.
La naciismo estas stulta kaj krima; sed ne malpli krima kaj detruinda estas la rasismo!
Trinaŭkvinok.
¹) Boeroj estas holanddevenaj vilaĝanoj jam delonge enmigrintaj Sudan Afrikon.
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
Semajno el la vivo de Wien’a tramvojisto
En kelkaj numeroj de «S-ulo» mi legis artikolojn verkitajn de Gek-doj, kiuj priskribis tagon el sia vivo. Tiuj ĉi artikoloj tre plaĉis al mi kaj mi esperas, ke de tempo al tempo K-doj el ĉiuj mondpartoj sekvos la ekzemplon, por ke ni povu prezenti al ni vivantan bildon rilate la vivkondiĉojn, klerigajn eblecojn, sporton ktp.
Nun mi volas mem priskribi semajnon el la vivo de Wien’a tramvojisto. Tion mi devas fari, ĉar ja la vivo de tramvojisto estas tre malregula kaj ne sufiĉus, se mi nur priskribus tagon. Mi estas 30-jara kaj depost la mondmilito konduktoro ĉe la Wien’a tramvojo.
Estante la ĉefa transportilo en Wien, la unuaj tramveturiloj jam devas elveturi el la halo je la 5-a, kaj la lastaj enveturi post noktomezo. Kompreneble ne ĉiuj tramvojistoj povas esti liberaj samtage, pro tio ni estas partigitaj je ĉiuj tagoj de la semajno. Mi estas dimanĉe libera kaj komencas mian deĵoron ĉiulunde inter la 12-a kaj 16-a kaj finas ĝin post noktomezo. Somere antaŭtagmeze mi tramveturas al nia tramvojista banejo apud la malnova Danubo, kie mi naĝas, boatveturas eĉ ŝakludas kun miaj K-doj. Vintre mi ellitiĝas je la sepa, vizitas iun muzeon aŭ mi studadas ion (lasttempe esperanton) kaj antaŭe mi volonte studis la teorion de la belega kaj spiritfortiga ŝakludo. Marde mi komencas ofte je la naŭa sed ankaŭ je la 12-a. Dum la belega sezono mi promenas tra iu publika ĝardeno aŭ mi studas denove ion. Fininte mian deĵoron ordinare inter la 9-a kaj 11-a horo, mi ankoraŭ aŭskultas la diversajn prezentadojn de la en- kaj eksterlandaj Radio-sendiloj per mia kvarlampaparato. Merkrede mi dormas ĝis la sepa kaj poste mi preparas min je mia deĵoro, kiun mi finas je la sepa aŭ oka. Se la vetero estas bela mi promenas kun mia edzino aŭ ni denove aŭskultas la Radio-prezentaĵojn.
Ĵaŭde mi komencas je la 5-a kaj veturas ĝis la 8-a aŭ 9-a, iras poste hejmen kaj komencas ree je la 13-a aŭ 16-a; fininte ĝin je la sepa aŭ oka. Vendredo mi elveturas el la halo je la 6-a kaj devas veturi ĝis la 15-a posttagmeze, havante intertempe malgrandan tagmezan paŭzon. Post mia deĵoro mi vizitas iun banejon, lasttempe nian grandegan Amalienbanejon, kiu estas konstruita de nia socialista urbregistaro kaj estas nuntempe la plej granda en Eŭropo. Vespere mi ĉeestas iun klubvesperon de la laborista Esperanto-Ligo aŭ sekcion de la Aŭstria ŝakligo.
Je la 23-a mi revenas hejmen. Sabate je la 4-a kaj 45 minutoj mi ree komencas kaj veturas seninterrompe ĝis la 13-a posttagmeze. Somere mi tuj veturas al nia banejo apud la malnova Danubo aŭ mi migradas kun mia edzino en la belega ĉirkaŭaĵo de nia urbo.
Estante membro de la laborista asocio de Naturamikoj mi ofte ekveturas akompanata de amikoj ŝakaj aŭ esperantistaj en nian montaron, kie ni noktas en iu montdomo de la asocio. Dimanĉon vespere aŭ lunde frumatene mi revenas hejmen.
[BILDO p.2 | 38,30,60,54] Portreto-foto de juna viro en uniforma kaskedo kun emblemo kaj jako de tramkonduktoro (la aŭtoro, Karlo Wiedermann).
En vintraj monatoj mi dormetas iomete kaj vespere mi vizitas kun mia edzino teatron aŭ iu el niaj grandegaj popolaltlernejoj. Tie oni povas ĝui vespere diversajn prezentadojn por malmulte da mono. Dimanĉe, dum mia libertago, mi ekskursas aŭ dum la malvarma sezono mi vizitas antaŭtagmeze laboristan ŝakklubon kaj post la tagmanĝo ni vizitas parencojn aŭ mem estas vizitataj de ili.
Tiamaniere aŭ simile ĉiuj miaj tramvojistaj K-doj pasigas la semajnon, okupante sin dum ilia libertempo per diversspecaj sportoj. En la jaro ni havas laŭ la nombro de servjaroj 1 ĝis 4-semajnan forpermeson kiun multaj el ni pasigas en pli aŭ malpli proksimaj montoj por refreŝigi kaj refortigi sian sanon. Multaj ankaŭ prenas la libertempon parte kaj tramigradas nian belegan Wien’an arbaron. Rilate al nia salajro ni ne estas bonege sed ankaŭ ne malbone pagataj.
Saluton al ĉiuj SAT-anoj kaj precipe la tramvojistaj de la tuta mondo.
Karlo Wiedermann (6723), konduktoro de la Wien’a tramvojo.
[REKLAMO p.2] LA RABISTOJ — Dramo en kvin aktoj de Schiller. Unu volumo in-8, 114-paĝa. Prezo: 1.20 mk. g. La Rabistoj estas la unua dramo publikigita de la fama germana verkisto Schiller. Ĝi aperis en la jaro 1781. Legante tiun tradukon «ni denove kaj profunde sentas, ke la lingvo de Zamenhof ne estas ia senviva ligita aŭtomato, kies ĉiuj movoj estas fikse antaŭregulitaj de ia logikema mekanikisto». (Carlo Bourlet.) Havebla ĉe Administracio de SAT.
La mizero de la terkulturista Proletaro en Hungario
Eble neniu laboristo vivas en Hungario tiom mizere, kiom la terkulturistoj. Ili, kiuj rikoltas la grenojn por la pano kaj ĉiaspecajn nutraĵojn, ili malsatas pleje. Jen unue ni tradukas al vi leteron de unu terkulturisto:
«Laboristo mi estas ankaŭ, terlaboristo, mi volonte faras ĉiuspecajn laborojn, kiel: diglaboron, rikoltadon, draŝadon, pioĉadon, kotbrikfaron kaj putkonstruon. Mi tute ne malemas la laboron, ĉiam plej energie mi ĝin plenumas. La salajro?! Printempe ni ricevas proksimume 30—40 000 kronojn¹) somere 40 ĝis 60 000 kronojn por unu tago. Ĝenerale mi gajnas, se estas laborokazo, semajne 300 000 kronojn. Mia familio konsistas el 5 membroj, sed kiel povas 5-membra familio vivi per tiu ĉi preskaŭ per sango akirita «almozmono». Jen estas la nutraĵoj, kiujn ni povas aĉeti per tiu ĉi sumeto semajne:
| 15 kgr. da Faruno (por panon baki el ĝi) | kostas | 90 000 kr. |
| ½ „ „ Graso (porka) | „ | 17 000 „ |
| 1 „ „ Lardo | „ | 32 000 „ |
| 1 „ „ Fabo (seka) | „ | 6 000 „ |
| 6 „ „ Terpomoj | „ | 15 000 „ |
| 2 „ „ Faruno (p. kuiri) | „ | 14 000 „ |
| ½ „ „ Sukero | „ | 9 000 „ |
| 3½ litroj da lakto (por la 3 infanoj) | „ | 17 000 „ |
| 1-monata luo por la loĝejo kostas 168 000 kr. sekve por unu semajno | „ | 42 000 „ |
| Por ceteraj, kiel ½ litro da vinagro kaj petrolo | „ | 8 500 „ |
| Por la tuta semajno ni devas elspezi nur por nutraĵoj | 251 000 kr. |
La restantaj 49 000 kr. estas por la vestaĵoj²).»
Jen estas la buĝeto de nenion havanta terkulturisto en Hungario.
Sed en la sama situacio troviĝas la terkultura Proletaro en aliaj partoj de la lando ankaŭ. Ekz.: En la vilaĝo Berettyoufalu dum la pasinta jaro oni pagis al viroj por tago: 30—40 000 kr., al infanoj: 10—15 000 kr., al virinoj: 20—25 000 kr. La labortempo estas potage 10—12 horoj. En Debrecen: Potage viro povas gajni kun nutraĵoj: 35 000 kr. Sen nutraĵoj: 50 000 kr. Diglaboristo gajnas semajne: 300—450 000 kr. La senlaboreco montras la raporto el la vilaĝo Nagybajom; en ĉi vilaĝo loĝas proksimume 700 terkulturistoj, el inter ili printempe senlaboraj estas 500, somere 100, aŭtune 400, vintre 600 homoj. Sekve memkomprenebla estas ilia mizera vivo. Kaj ne estas mirinde se la salajroj tiom maltaltaj estas. Ja granda estas la konkurado por akiri laboron.
¹) 1 Dolaro = 71 000 kronoj hungaraj.
²) La letero estas tradukita el la gazeto «Voĉo de l’ Popolo», 21. 1. 1927.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
Sed ni rigardu la laboristojn, kiuj por jara laboro estas dungataj. Ĉi laboristoj kontraktojn faras kun la terbienistoj, por unu- aŭ kelkjara servado, tiaj estas: la veturigistoj, staloservistoj, ĝardenistoj, brutargardistoj kaj servistoj. Unu dungito el inter la supraj, en ŝtata terbieno gajnis dum la ekonomia jaro 1924—25 800 ĝis 1 500 kgr. da grenaĵoj, 300 kgr. da hordeo, 56 kgr. da porklardo. Potage 1 ltr. da bovinlakto, por unu porko paŝtejon, 300 kvadratmetrojn da tero por legomoj, 40 kgr. da salo. Por du semajnoj 15 garbojn da branĉaĵoj kaj por la tuta jaro 100 000 kr. Krom tio ili ricevas ankoraŭ malsanigan loĝejojn, kiuj konsistas plejparte el unu ĉambro kaj komuna kuirejo, kie sur la sama forno kuiras 2—4 servistedzinoj por 15—25 familianoj.
La saman sorton havas 1 100 000 terkulturistoj en la lando.
Kaj se iu havas la kuraĝon organiziĝi, aŭ diri la veron, tiam plej severe estas ili punataj. Ekz.: unu diglaboristo nomata Ŝtefano Hunya, kiu havis la kuraĝon disvastigi flugfoliojn, kiujn li mem redaktis kaj eldonis, inter la terkulturistaro, estas punita per 2-jara enkarcerigo pro tiu ĉi ago. En la flugfolio nur faktoj enestis, pri la mizerego de la terkulturistaro, kaj jen kiel severe juĝas la hungaria klasjuĝistaro pri tiuj, kiuj diras la veron. La K-do volis ĉion per faktoj pruvi, dum la proceso, sed la juĝistaro malpermesis tion.
Ĉi faktoj sufiĉe respegulas la mizeregon de la hungaria terkulturista Proletaro. Kaj bedaŭrinde preskaŭ nenia organizeco ekzistas inter ili, ĉar la registaro «Bethlen’a» per ĉiu maniero malpermesas tion.
Majo.
LA NOVA ĈINIO
Okazas en Ĉinio socia revolucio. Tio estas multe pli signifa ol politika ŝanĝiĝo. Ĝi koncernas la interrilatojn inter la dungintoj kaj dungitoj, kaj tio malrapide reordigadas la fundamentajn principojn de la ĉinia socio. La revolucion okazigis la okcidenteca instruado kaj la kontakto kun la fremdaj nacioj. La revoluciuloj estas homoj, kiuj malmulte respektas la antikvajn instituciojn. Ili penadas por akiri pli bonefikan vivon kaj pli da diversaj oportunaĵoj por la feliĉo.
[BILDO p.3 | 23,45,60,65] Foto de la enirejo de konstruaĵo kun ĉinlingva ŝildo super la pordego; antaŭe aŭtomobilo kaj kelkaj homoj, unu kun rikiŝo. Subskribo: Ĉefsidejo de Tutĉinia Laborista Federacio en Kantono
Iu ekzemplo pri ĉi tiu socia ribelo kuŝas en la postulo de la gejunularo por la libera edziĝo. Tio estas timiga novaĵo por la maljunuloj, kiuj antaŭe ĉiam pretendis havi la rajton decidi pri la geedzoj de siaj gefiloj. Tamen en Okcidento ni tre malŝatus, se la gejunuloj ne havus la rajton elekti mem sian kunul(in)on.
La gejunularo en Ĉinio komencas nun libere edziĝi. Nature, multo el la malnova kutimaro ankoraŭ ekzistas; la movado hodiaŭa estas kvazaŭ la eniro de kojnpinto en la disrompotaĵon.
La gejunularo volas rompi la katenojn, kiuj tenas ĝin en mensa kaj korpa servuteco.
La rolo de la virinoj
La virinoj, kiuj antaŭe havis malofte ian partoprenon en la familiaj aferoj — lasante flanke la demandojn, kiuj koncernas la sorton de ilia lando — nun eniras la politikon. Dum ili ludas pli kaj pli grandan rolon en la politikaj kaj ekonomiaj aferoj, ili fariĝas malpli dependaj de la malnova familia ideologio. Ili iĝas tute memstaraj en siaj opinioj. En la virinoj, eble, pli ol en ĉio, kuŝas la espero pri la estonta savo de Ĉinio.
Se la revolucia movado provizore malsukcesus en sia politika penado, aŭ estus venkita per pli potenca milita aparato, ne povas tamen esti dubo, ke la fortoj, kiujn ĝi liberigis, kreos pli malpli frue en Ĉinio novan soci-ordon — ordon, kiu aliiĝos la socion de la fundamento ĝis la supro.
Tiuj gestudentoj, tiuj metiuloj kaj kampuloj eltrovas en la revolucia movado intereson por sia vivo. Ili eltrovas la esprimilon por siaj individuaj gustoj. La revolucia movado kvazaŭ metas fortigilon en ilian sangon.
La gejunularo estas la suno, kiu lumigas la horizonton de la Ĉiela Imperio.
Norman Barrymaine. Laŭ «The Daily Herald» (La Ĉiutaga Heroldo), London.
La vivo de hispanaj soldatoj en Maroko
(Letero de soldato)
Mi neniam estus kredinta la krimojn, kiujn tagojn post tago faras la burĝaro, nur ĉar la Proletaro ne estas unuiĝinta. Tial la burĝaro faras el ni tion, kion al ĝi plaĉas, sen memrespekto kaj sen konscienco. Sed tio daŭros nur ĝis la momento, kiam la mizerego malfermigos la okulojn kaj vidigos, ke oni havos rimedojn nur sekvante la leninajn teoriojn.
Jen mia vivo (se «vivo» ĝi estas nomebla). Dum la matenmanĝo oni manĝas nur iom da pano kun «kafo». La kafo estas muelita en iu sako kaj verŝita en kaldronegon kie estas akvo (por 160 soldatoj 1 kilogramo da sukero kaj 400 gramoj da kafo!) kaj, por ke la «kafo» havu iom da kafkoloro, oni verŝas en ĝin… fulgon¹). La matenmanĝo estas ĉiam la sama.
Post kaftrinkado, preskaŭ ĉiutage, oni ordonas al mi preni pioĉon kaj ŝovelilon por labori sur la ekzercokampo, kvankam ni ne ricevas por tio salajron. Ordonojn donas al ni serĝentaĉo, kiu, mi tion vidis, unufoje batis soldatojn, ĉar ili ne povis labori pro nesufiĉa nutrado.
Dum la tagmanĝo, preskaŭ ĉiam, oni manĝas teleron da riza supo (kiu nek rizon, nek grason enhavas…), teleron da kikeroj (se ili estus bonaj, ne gravus… sed ili enhavas tro multe da vermoj, ĉar dum tro longa tempo ili restis en la grenejoj de la burĝaro. Kiam oni ne plu povas ilin vendi, la registaro malkare aĉetas ilin por la soldataro). Oni manĝas nur malbonodoran porkaĵon.
Por la vespermanĝo ni havas la samon kiel por la tagmanĝo. La pano ofte ne estas manĝebla…
Por dormi oni kuŝiĝas teren sub tendo, kaj kiam pluvas, ni malpuriĝas kvazaŭ nenia ŝirmilo estus. Ankaŭ niaj vestaĵoj estas tiom flikitaj, ke ne estas plu eble rekoni kia estis la ŝtofo nova. Ni havas nur unu veston: do neniam eblas ĝin ŝanĝi.
Ne unu mallonga letero, sed granda libro necesus, por priskribi la vivon, la mizeregon de hispania proleto. Finante mi petas helpon de tutmonda Proletaro por faligi la militregistaron de Prima de Rivera, por ĉesigi la senhontaĵojn.
Melilla, marto 1927.
¹) Fulgo = surogato en soldata lingvo.
[REKLAMO p.3] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
Sub jugo de orkolumaj sinjoroj
(Fino)
Kiu venĝos tion?
Legantoj de Sennaciulo, sendube, memoras, ke aŭtune en pasinta (1926) jaro en ĝi aperis noto pri ribelo en du regimentoj de holanda armeo. Turmentitaj per longa marŝado soldatoj-rezervistoj rifuzis iri pluen kaj komencis kanti «Internacion».
La kondiĉojn, kiujn trafis tiuj sentimaj bravuloj, sciigis al ni holanda SAT-ano R. D.:
«Plejmulto da ribelintoj estis arestitaj. Ankaŭ oni arestis kelkajn nekulpulojn, kiuj kelkajn tagojn pasigis en malliberejo, ne sciante, pro kio oni ilin arestis.»
«Parencoj de arestitoj nenion sciis pri ilia sorto. Dum 30 tagoj armea estraro respondadis al la parencoj, ke ĝi «nenion scias pri tio.»
«Situacio de arestitoj en malliberejo estas terura. Lumo mankas en ĉeloj kaj dum 14 horoj ĉiutagnokte la arestitoj troviĝas en mallumejo. Ĉelojn oni ne hejtas kaj la mallibereja estraro aroge «permesis» al arestitoj hejti fornojn, aĉetante lignon per sia propra mono. Sed la monon oni konfiskis.»
«Ricevo de libroj aŭ ĵurnaloj estas malpermesita. La leteroj estas severe cenzurataj kaj plejofte perdiĝas».
«La arestitoj mem jam estas senigitaj de siaj nomoj kaj oni vokas ilin laŭ numeroj.»
En «libera» lando
Eble la legantoj supozos, ke simila traktado al soldatoj okazas nur en armeoj, en kiuj oni servas devige. Tiuj K-doj eraras. Aŭstria SAT-ano sciigas al ni jenajn faktojn el vivo de aŭstria armeo, kiu konsistas nur el volontuloj:
«Dum militjuĝo kontraŭ laboristoj Fiala kaj Zamis, presintaj alvokon al soldatoj, la defendanto Steinhof rakontis:
En la 6-a regimento en Krems suboficiro Buhsbaŭm batis manon de soldato Vejtl per bajoneto kaj poste per piedoj premis piedfingrojn de malfeliĉulo.»
«En 4-a dragona eskadrono kolonelo Caar tiom forte vipbatis manon de soldato Lejtner, ke rompiĝis lia mano. Plendo de l’ batito ne estis akceptita kaj Caar estis deklarita senkulpa.»
«Rezulte kreskas nombro de memmortigoj en la armeo: en 1922 jaro memmortigis sin 2 soldatoj, en 1923: 29, en 1924: 34, kaj en 1925: 50.»
En letero, skribita antaŭ la memmortigo, soldato Lehner akuzis pri sia morto kapitanon Selner kaj skribis:
«Estu malbenitaj la oficiraj bandoj, havantaj nek koron, nek fajreron de homeco. Nur ili kulpas pri nia morto.»
«Soldato Klaar memmortigis sin pro persekutado de majoro Hallinger, alia soldato — Domin mortigis sin ankaŭ pro persekutado de oficiroj.»
Do, ni vidas, ke en volontulaj armeoj soldata vivo ankaŭ ne estas tro dolĉa. Konvinkinte junulojn servi en la armeo, la oficiraro turmentas ilin, ĉar pro subskribita kontrakto la malfeliĉuloj ne povas antaŭ signita templimo forĵeti uniformon. Pelate de senlaboreco aŭ aliaj similaj kaŭzoj, allogate de bona volontula salajro (treege granda kompare kun la aliaj armeoj), junularo flugas al kazernaj fajroj, kvazaŭ papilio al brulanta kandelo.
[BILDO p.4 | 19,36,56,54] Ksilografiaĵo: amaso da kuŝantaj kaj falintaj figuroj sub oblikvaj strioj, kvazaŭ batalkampo sub pluvo aŭ fumo; meze figuro kun kapo turnita supren.
«Bolŝevika bataliono»
Alia ekzemplo — pri angla armeo. Buĉado, kiun nun aranĝas angla armeo kontraŭ liberiĝanta Ĉinio, indignigas multiujn. Ni ne volas pravigi tiujn anglajn soldatojn, kiuj ŝargas siajn kanonojn per kuglegoj kun surskribo «al Ĉinoj» (pri tiuj faktoj ĉiu povas multon legi en la ĵurnaloj), sed ni pensas: ĉu ili agas konscie? Ĉu ne junula braveco kaj samtempe veneniga ŝovinisma agitado de burĝaro regas ilin? Kaj ĉu ĉiuj agas same? Ne! Jen la ekzemplo, kiun priskribas angla K-do E. M.:
«Mi servis en angla regimento en Egipto en distrikto de la urbo Aleksandria. Nia tendaro troviĝis je 5 kilometroj de l’ urbo. Fervojo estis malproksime, loĝlokoj malestis, ni vidis nur sablon kaj palmojn. La varmego estis netolerebla, nutraĵo taŭgis nur por porkoj.
Apud nia tendaro estis vojo, kiun ĉiutage superŝutis la sablo. Ĉiutage oni sendadis 20 soldatojn kun fosiloj, ordonante forĵeti la sablon. Sed kion ni povis fari per malbonaj instrumentoj? Laborante ĉe ega sunbrilo, ni ofte faladis pro la senfortiĝo.
Sed la estraro ne estis kontentigita. Ĝi ordonis elfosi novan vojon al tendaro de oficiraj familioj. La ordono indignigis soldatojn, 20 K-doj la saman nokton forkuris al Aleksandria, la aliaj rifuzis labori, suboficiroj forĵetis siajn galonojn. La timigitaj oficiroj sciigis al Aleksandria, ke «bolŝevikoj ribeligis la batalionon».
Taĉmentoj, venintaj el Aleksandria rapide «restarigis la ordon». La «bolŝevikoj» estis severe punitaj.»
«Luksa» tagmanĝo
Por fini tiun ĉi liston de skizetoj el diverslanda soldata vivo, ni citas jenajn kelkajn linietojn el peresperanta letero de svediaj soldatoj, presita en rusa ruĝarmeana ĵurnalo «Ruĝa Militisto»:
«Ofte, sed ne ĉiam ni ricevas sufiĉan kvanton da bona nutraĵo, sed oftete okazas, ke la nutraĵo estas pli malbona kaj iafoje eĉ tute ne manĝebla.
Ankaŭ ni rakontu pri la ordo de nia nutrado. Je la 7-a matene ni ricevas kafon, ĉiam maldensan kaj malbongustan, kun tritikbulko. Je la 11-a h. okazas matenmanĝo, konsistanta el terpomoj, haringo aŭ kolbaso kun saŭco kaj pano. Je la 6-a h. estas tagmanĝo el terpomoj, viando kun kreno, supo, karoto, legomoj. Ĉiuĵaŭde ni ricevas pizan supon kun kuirita sebo kaj mustardo. Iafoje la viando kaj sebo estas putrintaj, en pakaĵoj kun sekigitaj legomoj oni ofte povas trovi vermojn. Sed feliĉe tio ĉi ne tro ofte okazas. La menuo ĉiutage estas diversa.»
Jen la faktoj, ciferoj, ĝemoj, kiuj montras vivon de «mortigistoj». Ĉu post ĉi ĉio oni povas ankoraŭ paroli pri abomeno kontraŭ ili? Ĉu iu ankoraŭ ne komprenas, ke soldatoj estas kontraŭvolaj mortigistoj (eĉ en volontulaj armeoj) kaj samaj viktimoj de kapitalista sociordo?
Komprenu, malkonsciuloj, ke la burĝaro per sia potenco premigas soldataron, uzante por tio ĉiujn rimedojn. Enkarcerigante sanajn junulojn en kazernojn, nutrigante ilin, kvazaŭ brutojn, per putranta viando kaj vermplenaj legomoj («feliĉe, ne t r o ofte»!!), senigante ilin de civitanaj rajtoj, malpermesante ĉion, preskaŭ la spiradon mem, — la burĝaro faras el homoj maŝinojn, kiuj scias, ke «necesas kompreni, ke ne necesas kompreni». For komprenon, pensojn, homecon! Vivu bruteco, maŝineco! Jen estas la devizo de burĝaro, plenumata en vivo kaj kaŭzanta sennombrajn memmortigojn.
Rezulte senrajta, senigita de homeco, homo-bruto-maŝino pafas kontraŭ siajn fratojn, timante, ke pro malplenumo de l’ ordono lian dorson trafos kuglo el revolvero de l’ staranta malantaŭe oficiro.
Ne forpuŝu senkulpajn viktimojn de l’ malbenita sociordo, komprenigu al viaj klasfratoj, vestitaj en soldatajn uniformojn, ke necesas kompreni, necesas batali, ĉiurimede altiru ilin al heroeca tutmonda proleta klaslukto!
Ro-No.
— pàgina 5 —
Kok-bary
Kok-bary!¹) Ĉi-tio estas ĉevaloj, homoj, furioza kurego de centoj da bestiĝintaj ĝigit’oj²) — kurego, dum kiu oni forgesas ĉion — riskon, danĝeron, kie homa vivo kostas malpli ol kraĉaĵo de verda maĉtabako “nas“.
Kiam sovaĝe krieganta amaso da rajdantoj persekutas feliĉulon, firme alpremintan al selo kapron, kaj penas dum furioza kurego forpreni ĝin, kiam en aero seninterrompe movbrilas skurĝoj, eniĝante ŝvitajn flankojn de ĉevaloj, kiam falintan ĉevalon kaj rajdanton piedpremas centoj da hufoj — tio estas kok-bary.
De kvar-kvinjara aĝo malgranda uzbeko, kirgizo, turkmeno, kiu apenaŭ povas sidi rajde per manetoj alkroĉiĝinte al kolhararo, revas pri tempo, kiam li partoprenos en kok-bary.
Al kok-bary kunveturas la plej bonaj rajdistoj el ĉiuj ĉirkaŭantaj vilaĝoj kaj kuniras miloj da homoj.
Ĉiuj revas pri ĉevalo, pri bona, pri la pli bona ol ĉe aliaj, pri ĉevalo, por kies akiro oni oferas lastan havaĵon.
Kok-bary estas ŝatata ĉie. En varmegaj stepoj de Bukario, en ardiĝantaj sablaroj de Turkmenio, sur neĝaj supraĵoj de Gamiro kaj en montoplena Taĝikio.
Dum alfluginta ventego de la revolucio, kiu konsternis kaj ekskuis Mez-Azion, oni forgesis kok-bary.
Sed pasis tempo kaj reviviĝis kok-bary. Denove kuregas ĉevaloj, kantas kaj fajfas en aero skurĝoj, kaj denove senpieda kapra korpo regas la cerbojn. Tion lerte eluzis naskiĝinta dum revolucio basmaĉismo³).
Vastaj estas stepoj de Mez-Azio, multaj bonaj ĉevaloj kuregas sur ili en haladzo de kok-bary…
…Sed jen subite ĉe plimulto da rajdistoj aperis en manoj pafiloj, revolveroj, sabroj, kaj kun sovaĝa kriego ventosimile entranĉiĝas vilaĝon basmaĉa bando. Mortiginte membrojn de vilaĝ-soveto kaj aliajn multajn kamparanojn, prirabinte la vilaĝon basmaĉoj rapidege rifuĝas proksimajn montojn.
Per kok-bary ili forprenis ĉe kamparanoj la plej bonajn ĉevalojn. Sub ŝajno de kok-bary ili atakis garnizonojn, maskis ŝanĝojn de siaj pozicioj, rifuĝis de persekutado. Tial lastajn jarojn kok-bary estis malpermesita kaj oni ĝin aranĝis nur en distriktoj, kie basmaĉismo forestis.
Dum 1926 kok-bary ree reviviĝis. Loĝantaro revenis al sia plej ŝatata nacia ludo.
Denove kuregas ĉevaloj, denove famo dependas de sukceso en kok-bary, denove la kapojn regas senpieda kapra korpo.
Reviviĝo de kok-bary elokvente parolas pri forigo de basmaĉismo. Mortis iam minaca basmaĉismo, forkuris kontraŭrevoluciuloj Afganion aŭ kapitulaciis antaŭ la registaro.
Kaj trankvile estas en stepoj, sablaroj kaj montoj de vasta Mez-Azio.
Kok-bary reviviĝis.
Laŭ “Vero de Oriento“ trad. S. Bojev, Aŝĥabad.
¹) Per litero y la aŭtoro verŝajne volis esprimi la sonon iom similan al la germana ü aŭ franca u, sed pli malmolan. Ĝi ekzistas en preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj kaj estas ruse nomata “ery“. — Noto de la Redakcio. ²) “Ĝigit“ signifas kuraĝulo, ankaŭ lerta ĉevalrajdanto. ³) “Basmaĉ“, loka nomo donita al banditoj, surĉevale atakantaj vilaĝojn.
★
Kiom oni perlaboras en Usono dum unu minuto?
La sekretario de la unuiĝo de la horloĝistoj en Filadelfio Hais elkalkulis, ke la meza rekompenco de usona laboristo estas 1,5 cendoj por minuto (90 cendoj pohore).
Kaj kiaj estas la perlaboroj de intelektaj laboristoj aŭ de tiuj, kiuj okupas gravajn sociajn oficojn? Laŭ la elkalkuloj de la menciita sekretario, prezidanto Coolidge ricevadas 50 cendojn por minuto, sed la “filmostelo“ Gloria Svanson perlaboradas ne malpli ol 7 dolarojn kaj 40 cendojn ĉiuminute ĉe okhora labortago.
La direktoroj de fervojentreprenoj, bankoj, asekurkompanioj k. a. havas 50 ĝis 60 cendojn por unu minuto, kio estas nulaĵo kompare al la enspezoj de la filmartistoj kiel, ekzemple, Fairbanks kaj Chaplin, kiuj ricevadas 11 cendojn por ĉiu sekundo aŭ 6,60 dolarojn minute!
Sed malgraŭ la altaj laborsalajroj tamen en Usono ankaŭ ekzistas senlaboruloj kaj malriĉuloj, ne havantaj sufiĉan panpecon por satiĝo…
El “Lodzer Togblat“ eljudigis Iuelmultiuj [?].
☆ DISKUTEJO ☆
Ne vere sed ne malvere aŭ pri antaŭjuĝoj
Laŭ la respondo de nia ruĝarmeana K-do 9741, en Sovetio ne ekzistas leĝo deviganta la civitanojn demeti la ĉapelon, kiam estas muzike ludata la Internacio. Bone! Jen fakto vere ĝojiga. Tamen informante nin pri tiu demando, nia sovetia K-do uzis esprimojn montrantajn al ni, ke la sovetia popolo “respektas“ la antaŭjuĝojn tutsame kiel la popoloj de la kapitalistaj landoj.
Antaŭ ĉio mi atentigas pri tio, ke mi tute ne intencas ĉikani nek polemiki: la temo ŝajnas al ni grava kaj inda je iom “profunda“ sed tamen kamaradece ĝentila diskutado.
Ni unue konsideru, ke ekzisto aŭ neekzisto de leĝo rilate salutdevigon kiam sonas iu nacia himno aŭ pasas iu nacia flago signifas absolute nenion.
Efektive, en kapitalista Francio — same kiel en “malkapitalista“ Sovetio — estas nenia leĝo deviganta la ŝtatanojn demeti la ĉapelon je la ĉi supre aluditaj cirkonstancoj. Tamen multfoje okazis, ke iuj civitanoj ne demetis la ĉapelon… sed ili pro tio estis de la ilin ĉirkaŭanta amaso devigitaj fari tiun geston kaj eĉ estis pli malpli dolorige batitaj!
En Sovetio ĉiuj civitanoj senĉapeliĝas pro rememoro pri la grandaj, gloraj tempoj de klasbatalo.
Ĉiuj religiuloj same senĉapeliĝas pro rememoro pri la grandaj, gloraj tempoj de porreligia batalo.
Same la patriotuloj senĉapeliĝas antaŭ la nacia flago por rememoro al la grandaj, gloraj tempoj de pornacia batalo.
Kiam unuanime kaj propravole niaj rusiaj K-doj senĉapeliĝas pro tio, ke al iliaj oreloj sonas la Internacio, ili nur imitas geston oficiale instruitan de ĉiunaciaj kapitalistaj-regantoj — sed tiel agante ili “honoras“ nenion.
Cetere ne nur en Sovetio tiu burĝeca kutimo estas konstatebla. En Paris — kredeble ankaŭ aliloke — la komunistoj (mi mem estas komunisto) tre zorgas pri ĝia plenumo. Mi memoras, ke lastan jaron, dum la ĉiujara manifestacio memore je “komunumo“, kelkaj K-doj ne senĉapeliĝis pasante antaŭ la “Muro“. Ho, ve! El la ĉirkaŭanta amaso eliĝis kelkaj furiozigitaj “estontaj ruĝarmeanoj“ kiuj perforte senĉapeligis tiujn K-dojn. Tamen en Francio ne estas leĝo deviganta fari tiun geston!… Oni do povas sin demandi kiel kondutus la franciaj komunistoj, se ili regus la landon.
Dirante, ke ĉiuj sovetianoj unuanime demetas la ĉapelon, kiam eksonas la “Internacio“, K-do 9741 diris nur duonveraĵon, ĉar la sovetianoj kredeble ne senĉapeliĝas!…
Pli kaj pli la viroj kutimas ne uzi kapveston, t. e. ke pli kaj pli ili promenadas nudkape. Sekve kiam tiu modo estos ĝeneraliĝinta, ĉu pro memoro al la gloraj tempoj ktp. oni devos demeti la pantalonon?… Kial ne!
Estas strange — sed ege bedaŭrinde — ke la proletoj ne estas kapablaj pensi kaj agi aliel ol al ili instruis la burĝoj.
Gloro!… Sed kio do estas gloro?
Gloro estas sensignifa vorto uzita de ĉiunaciaj regantoj por blindigi la popolojn, sed gloro ne ekzistas.
Por revoluciuloj ekzistas nur devo, nepra devo ĉiel agi por forigi la maljustecon kaj starigi socion en kiu la homoj estos vere liberaj… eĉ promenadi kapvestite se tio plaĉos al ili.
Estas memkompreneble, ke mi ne riproĉas niajn sovetiajn K-dojn, ke ili ankoraŭ ne sukcesis malaperigi ĉiajn stultaĵojn de ili hereditajn el la carismo. Mi kontraŭe admiras ilian persisteman fervoron nuligi ĉion malbonan kaj starigi bonaĵojn: mi nur atentigas ilin pri tio, ke antaŭjuĝo estas antaŭjuĝo… eĉ en Sovetio.
SAT-ano 55.
— pàgina 6 —
TRA ESPERANTIO
VII-a Kongreso de SAT — Lyon (Francio)
12.—16. aŭgusto 1927
5-a Komuniko
Kongresejo. — La kongreso okazos en la salonego “Emile-Zola“ de kooperativo “L’Unitaire“, 127, rue Boileau, Lyon-VI.
Kongreskomitato. — Prezidanto: K-do Marcel Roux, 90, rue Boileau, Lyon-VI (Francio), al kiu oni sendu aliĝilojn, leterojn, monon, ktp.
Kotizo. — Egala je SAT-kotizo, sed ni dankeme akceptos plian monon, kiun bonvolos donaci aliĝintoj por helpi la komitaton plej bone aranĝi la kongreson.
Pago. — Per naciaj monbiletoj aŭ ĉeko en registrita letero. Francianoj prefere pagu al K-do Léon Chaussade, 64, rue des Macchabées, Lyon-V (Chèque postal: Lyon 7521).
Perantoj kaj agentoj kiuj kolektis la kotizojn, bonvolu tuj pagi al la komitato; nur estas valoraj la aliĝiloj akompanataj de mono.
4-a Listo de aliĝintoj
- K-do Vinogradov, Nijni-Novgorod 5545
- „ H. Konovalov „ 641
- „ V. Kalaŝnikov, „ 1125
- „ V. Strijak, Ĥarkov 5634
- „ Max Häckel, Leipzig 1162
- „ Lidin, Moskvo 41
- „ Naville, Tiflis 2042
- „ R. Schneider, Leipzig 3162
- „ Goldfeder, Kremenĉug 5448
- „ E. Izgur, Kremenĉug 2332
- „ Otto Bässler, Leipzig 715
- „ Groĥotov, Ĥerson 7348
- „ René Delalande, Bourges 5820
- K-dino M. R. Mollet, Lyon 6963
- „ Louzon, Alger 5064
- K-do Pinty, Alger 8554
- „ Bureau, Alger 8555
- „ P. Proĥorĉik, Minsk 4430
- „ Otto Bruder, Halle 6150
- „ Nikolao Graĉev, Ivanovo-Voznesensk 6319
- „ Mailand, Kassel 265
- „ Walter Vogel, Leipzig 174
- K-dino Olga Alaŭdina, Ivanovo-Voznesensk 6162
- „ Anna Medvedeva, Ivanovo-Voznesensk 6321
- K-do J. Vahlin, Moskvo 4831
- „ A. Wieditz, Elberfeld 821
- K-dino Marg. Jäkel, Bad Schlag 4666
- K-do E. Robert, Le Raincy 741
- K-dino A. Favreau, Bonneval 5885
- K-do E. Ĉiĉaĥov, Kamenskoje 6353
- K-dino F. Ĥrapovickaja „ 9990
- K-do Natan Braginskij „ 8784
- „ Alfred Franz, Düsseldorf 1563
- „ X, X 4899
- „ G. Salan, Montpellier 3905
- „ E. Endler, Selb 6523
- K-dino G. Bechert, Selb 6524
- K-do A. Capoulade, Cette 6659
- „ J. Panuŝka, Troyes 7394
- „ Masetti, Torino 1530
- „ Champion, Buenos-Aires 7545
- „ Willy Weisbach, Kändler bei Limbach 5836
Pervagonara veturado de limstacioj ĝis Lyon. — La prezoj publikigitaj en la 4-a komuniko koncernas nur koston de ira bileto. En 6-a informilo, ni sciigos pri hortabelo de vagonaroj el limstacioj.
Eldonaĵoj. — La komitato eldonis serion da 20 belegaj poŝtkartoj kun esperanta teksto kaj reklamo pri la VII-a Kongreso. Prezo afranke: 4 fr. fr. (por francianoj: 3,25 fr.). Al ĉiuj K-doj pagintaj 2,50 fr. fr. (francianoj: 2,25 fr.) estos sendita urboplano kun lukse presita 120-paĝa gvidlibro pri Lyon. Ĝia teksto estas franclingva, sed la urbokarto ebligos al ĉiu alveninto facile trafi la kongresejon.
Kosto¹) de manĝoj kaj de hotelĉambroj. — Matenmanĝo: 2 fr.; tagmanĝo 10 fr.; vespermanĝo: 10 fr.
Hotelĉambro, ponokte: 18 fr.
Tiuj prezoj estas maksimumaj, sed ni certigas sufiĉe gravan rabaton konsentitan de hotel- kaj restoraciestroj, al K-doj kiuj antaŭpagos luon de ĉambro kaj koston de manĝoj dum la kongresdaŭro. Pri tiu grava punkto rilatu kun la komitato.
Salutvespero. — Ĝi okazos vendredon 12-an de aŭgusto, je 20 h. Alvenontoj lertaj pri kantado de esperantaj kantoj estas varme petataj informi nin, kiel ili povos helpi la komitaton prezenti belan koncertan parton de la solena vespero.
Fakokunvenoj. — Ni alvokas fakestrojn rilatiĝi kun la komitato por prizorgi specialajn kunsidojn (ekz.: liberpensuloj, kooperativanoj, radiistoj, sportuloj, poŝtistoj, fervojistoj, edukistoj, ktp.).
Jam ni plezure notas, ke:
1., K-do Charles Despeyroux, Faculté des Lettres, Lyon-VII (Francio) respondos petojn de Studentoj pri ilia faka kunsido.
2., K-do Oscar Brebant, 3-g, rue Paul-Bert, Lyon III (Francio) prenis sur sin la taskon organizi la kunvenon de ruĝfrontbatalantoj kaj de komunistoj.
Komitatdejorado. — La 10-an, 11-an kaj 12-an de aŭg., de 9-a ĝis 11-a, kaj de 14-a ĝis 17-a, la komitato dejoros en la kongresejo kaj en la sidejo de Esp. Lab. Grupo (adreson vidu sur jarlibro). Ankaŭ notu, ke la adreso de la Prezidanto estas nur poŝta, sed ne loĝeja.
Propagandaj kunvenoj. — Mardon 16-an de aŭg., vespere, estos organizita internacia kunvenego. Alparolos la publikon franciaj kaj alilandaj SAT-anoj. Oratoroj pretaj eventuale helpi nin, bonvolu tuj skribi al la komitato.
La grupo de Saint-Etienne organizos, merkrede 17-an de aŭg., vespere, kunvenegon. Sin turni al K-do J. Rival, 38, rue de la Paix, St. Etienne (Francio).
Same agos la grupo de Grenoble, kiu plie preparas postkongresan ekskurson en sian urbon kaj en Alpan montaron. Informojn petu de K-do P. Ragault, 86, cours Berriat, Grenoble (Francio).
Ankoraŭfoja atentigo. — Estus bone, se en ĉiu loko kie troviĝas almenaŭ unu SAT-ano, laboristoj kaj ties organizoj, gazetoj, ktp. scius pri nia VII-a SAT-kongreso. Kompreneble, ni ne reklamu pri la kongreso sola, sed pri grava utileco kaj neceseco de nia movado, pri la servoj, kiujn SAT jam plenumas por bono de Laboristaro, por ĝia klerigo kaj mensliberiĝo. Tia tasko estas plenumebla; sufiĉas, ke K-doj konsciu pri seriozeco de nia afero kaj pri sia devo.
¹) — Usona dolaro valoras 25,50 fr. fr.
Post malpli ol 2 monatoj malfermiĝos la VII-a kongreso! Kiuj ankoraŭ ne aliĝis tiuj faru tuj! La salonego estu plena je diverslandaj SAT-anoj!
Ĉiu ĉeestonto efektivigu nian deziron klarigitan en 3-a komuniko; tiel vaste profitos nia afero kaj disvolviĝos nia Sennaciismo, kun nova forto, por nova socio.
Komisiite de l’ Kongreskomitato: La prezidanto: M. Roux.
*
PROVIZORA TAGORDO
de la oficialaj kunsidoj ĉe la VII-a Kongreso Lyon — aŭgusto 1927
a) Raporto de la Ekzekutiva Komitato; b) Raporto de la Administracio; c) Raporto de la Redakcio de “Sennaciulo“; ĉ) Raporto de la Redakcio de “Sennacieca Revuo“; d) Raporto pri “La Lernanto“; e) Raporto pri SAT-presservo; f) Raporto pri fondo de SAT-presejo; g) Raporto de la komisiono elektita en Leningrad pri rilatoj inter SAT kaj la landaj asocioj; ĝ) Debato pri oficiala fondo de SAT-grupoj daŭrigo de la debato okazinta ĉe la Leningrada kongreso, — pri tio vidu la kongresprotokolon kaj n-on 123/4 de “Sennaciulo“; h) Debato pri la projekto de SAT-programo; ĥ) Diversaj temoj kaj demandoj.
*
LA PROJEKTO DE NIA PROGRAMO
Esperanto kaj Proletaro
Kiel estas jam dirite, la unua parto de la programprojekto (publikigita en “S-ulo“ n-o 26 (78), de la 25-a de marto 1926 kaj ĵus represita) montras, kiel la historia neceseco de lingvo universala elkreskas el la kapitalista produktad- kaj sociordo.
La dua parto de la projekto klarigas la rolon, kiun la Proletaro devas ludi en la esperantista movado.
Post konstato, ke esperanto estas ne lingvista spekulaciobjekto, sed vivanta lingvo jam enirinta en la socian vivon, la projekto analizas la kapitalistajn kontraŭdirojn, por konkludi, ke la burĝaro ne povas triumfigi la mondlingvan movadon, kvankam tiu movado estas produktaĵo de l’ kapitalismo, ĉar la pligraviĝo de la kapitalistaj konfliktoj, militoj kaj akriĝantaj sociaj kontraŭpuŝoj, minacas detrui la tutan nuntempan civilizacion. Katastrofoj ĉiuspecaj nin atendas je ĉiuj direktoj de la horizonto.
Ni ĉiuj konas la dolorigajn sekvojn de la lasta mondmilito. La nova milito, kiu minacas — kaj kiu certe eksplodos, se la Laboristaro ne haltigos ĝustatempe la teruran danĝeron, — etendiĝos sur pli vastan teritorion ol la antaŭa, ĝi estos pli detruiga, ĝiaj sekvoj por la tutmonda ekonomio estos multege pli pereigaj. Detruante la internaciajn rilatojn ekonomiajn kaj kulturajn, kiuj estas la bazo de lingvo universala, kaj frakasante la civilizacion nuntempan (de kiu esperanto estas ero), la kapitalistaj katastrofoj estas teruraj malamikoj de nia movado. Sekve esperanto ne povas venki en la manoj de la burĝa klaso, reprezentanto de tiu pereiga kaj minacanta sistemo.
La sociklaso, kies historia tasko estas la savo de la valoraj konkeraĵoj de la nuna civilizacio, estas la laborista klaso. Nur la laborista klaso kapablas konstrui mondon
— pàgina 7 —
sen militoj kaj sen sociaj interbataladoj. Pro tio esperanto povas venki nur kiel instrumento de la Proletaro en la klasbatalo kontraŭ la burĝa klaso, kies reĝimo estas nuntempe minaco por ekzisto kaj kulturo de la homaro.
Tiu ĉapitro de la programo difinas la diferencon inter la proleta kaj la burĝa movadoj esperantistaj. En ĝi estas esprimite, ke la historio mem, — kies leĝojn la programo analizis, — kaj ne iluzioj aŭ senbazaj pretendoj niaflankaj, metas en la manojn de la Proletaro la zorgon pri la venko de esperanto, ke la esperanto-movado triumfos kiel proleta batalilo, aŭ ke ĝi tute ne triumfos.
El tiuj konsideroj rezultas, ke la burĝa movado esperantista portas mortoĝermon en sia brusto, same kiel ĉiuj kulturklopodoj de la burĝaro en nia epoko de imperialista kapitalismo. Tial la burĝaro ne povas uzi esperanton por la bono de l’ homaro, sed nur por limigitaj celeroj [?], je sia klasa intereso. La evolucio de la “neŭtrala“ esperanto-movado dum la lastaj jaroj liveras kvantegon da pruvoj por tiu aserto. Sufiĉas rememori pri la reakciiĝo de tiu movado, pri la kreskanta influo de klerikalismo, monarĥismo, policaj interesoj, ktp., pri la senspiritiĝo de tiu movado, en kiu eĉ la “interna ideo“, iam tiel glorigita, fariĝis kompromitiga ideo, pri kiu la neŭtraluloj nun preferas silenti. Vantaj plezuroj, senenhavaj paroladoj, senspiritaj deklamoj karakterizas la burĝan esperantomovadon. La spirito kaj la animo translokiĝis en nian kampon, ne spirito de la “interna ideo“ kaj kulto de “esperantismo“, sed la animo de proleta klasbatalo, la entuziasmo de klaso, kiu luktadas por konkeri la mondon.
La tria parto de la programprojekto, temante detale pri la celoj de SAT, certe bezonas la plej grandajn korektojn kaj la plej profundan diskuton. La projekto estis ellaborita antaŭ du jaroj. Depost tiu tempo, multo okazis, grandaj progresoj estis realigitaj, novaj vojoj al sukceso malfermiĝis antaŭ ni. Jen pro kio necesas ĝin kompletigi kaj ĝin adapti al la bezonoj de nia kreskinta movado.
Espereble la diskuto en nia gazeto estos sufiĉe vigla por liveri valorajn materialojn kiel bazon por la laboroj de nia VII-a Kongreso.
Lucien Révo.
*
LA PROPAGANDMETODOJ
Ni volonte enpresas la ĉi suban artikolon kaj la poste sekvantan leteron de Wien’aj SAT-anoj, ĉar ili ambaŭ temas malsame pri la sama problemo.
La malproporcio inter la sovetia kaj ekstersovetia esperanta movado certe ekzistas. K-do Weber tute logike montras, ke la plej bona rimedo, por ĝin eviti, estas pliintensigo de ekstersovetia esperanto-propagando. La propagandmetodo, proponata en ĉi artikolo, estas bazita sur la proverbo “neniu estas profeto en sia lando“ (…des pli se li estas sennaciulo kaj ne havas sian landon…).
La Wien’aj SAT-anoj aliel pritraktas la demandon. La malproporcio ne timigas ilin. Sovetio ja estas la lando instruonta aliajn landojn, — ili diras. Do ju pli ĝi estos esperantigita, des pli multe esperantiĝos alilandaj laboristoj, sekvante la bonan ekzemplon. Do ni ĉiel helpu la sovetian esperantomovadon…
La “Sovetia Demando“ en Esperantio!
Oni jam kelkfoje povis legi en “S-ulo“, ke la esperanto-movado en la ekstersovetiaj landoj antaŭeniĝis ne sampaŝe kun ĝia prospero en Sovetio. Minacas iom-post-ioma seniluziiĝo de niaj sovetaj Gek-doj pro nesufiĉa kontentigo de ilia korespondemo, el kiu facile povus estiĝi haltigo de la tuta movado. Kiel aliigi la aferon? Temas ja eltrovi novajn aplikeblajn metodojn de propagando. Mi opinias ke, se ni ne sukcesis plenefike propagandi interne de niaj regionoj kaj medioj, ni provu fari tion ekster ili, t. e. ni ŝanĝu nian laborkampon reciproke kun la Gek-doj el aliaj landoj. Mia propono ĉi-cele estus jena: Ĉiu korespondant(in)o sciigu al siaj gekorespondantoj tiujn organizojn (politikaj, sindikataj, ateistaj, sportaj ktp.), kiujn li intencas esperantigi. Poste la tiel informitaj eksterlandaj gekorespondantoj skribu leterojn poresperantajn al tiuj organizoj, kun kiuj ili persone rilatas laŭ la tendencoj politikaj, sindikataj, profesiaj ktp. atentigante la ricevontojn neesperantistajn pri la graveco kaj neceseco de esperanto en la liberiga batalado de la Proletaro tutmonda. La skribantoj precipe akcentu sian deziregon, kiel eble plej baldaŭ povi interrilatiĝi rekte al la samklasuloj per esperanto, ĉar nur tiel povos esti garantiata firma unuiĝo inter la Proletaro de diversaj landoj. Neniel malutilos atentigi la ricevontojn pri tio, ke estas malinde veran klasbatalanton ne ekposedi tian armilon, kia estas la lingvo internacia. Por efikigi la aferon, estas rekomendinde, sendi amase la leterojn, se la cirkonstancoj permesas tion. Kie ekzistas grupoj, tie oni igu ĉiujn samtendencajn K-dojn sendi propagandajn leterojn al la sama adreso. Estus dezirinde, ke almenaŭ estu interŝanĝe sendataj propagandaj leteroj de eŭropaj korespondantoj kun ekstereŭropaj, por montri la disvastiĝon de esperanto. La ricevitajn leterojn oni post traduko aŭ transdonu al la estro de la koncerna organizo aŭ, se tio estas ebla, laŭtlegu ilin dum la kunvenoj. Tute ne pretendante, ke mia propono estu rigardata kiel sola solvo de la problemo, mi petas la Gek-dojn aŭdigi siajn opiniojn, konsiderante la seriozecon de la demando. Ĉiuokaze kvazaŭa superŝutado al la skeptikemuloj, dormemuloj kaj diversaj aliaj “neemuloj“ per admonleteroj el eksterlando faciligos nian laboron poresperantan. Do ni agu laŭbezone!
Karl Weber, Untermenzing ap. München.
* * *
Letero de Wien’aj SAT-anoj
Wien, majo 1927.
Karaj Gek-doj ĉiulandaj!
Ni subskribintoj, socialdemokrataj SAT-anoj de Wien legis kun granda atento jenan rimarkon en “S-ulo“ n-o 137 de 14. 5. 1927: “Se ĉiu ekstersovetia SAT-ano sendos semajne unu interesan leteron en Sovetion, la nombro de sovetiaj esperantistoj baldaŭ dekobliĝos.“
Vi ĉiuj, Gek-doj en la tuta mondo, kiuj staras sur la bazo de klasbatalo, tute egale ĉu vi estas socialdemokratoj, komunistoj, anarkistoj aŭ aliaj socialismaj klasbatalantoj, vi certe ĉiuj senescepte komprenas la neeldireble grandan signifon, kiun havas la disvastiĝo de esperanto ĝuste en Sovetio, en la sola ŝtato kun laborista registaro. Ĉu vi povas mense taksi kio okazos, kiam ekzistos milionoj da esperanton parolantoj en Sovetio, kiam tiuj milionoj multope esperantigos hindojn kaj ĉinojn? Ĉu vi kapablas nur iomete skemece ekpensi, kia giganta, nerezistebla lavango de interkompreniĝo ruliĝos tiam de oriento al okcidento unuigante la ekspluatatojn en batalpretan, nevenkeblan amason, frakase dispremantan la kapitalismon?
Jes, ni subskribitaj SAT-anoj volonte plenumos la deziron esprimitan en la supre citita rimarko. Kun granda plezuro ni sendos almenaŭ unu interesan leteron ĉiusemajne en Sovetion kaj petas ankaŭ vin ceterajn ekstersovetiajn ge-SAT-anojn fari la samon.
Hermann Bauer (7026), Johann Winkler (4369), Hohenecker (5190), Anton Carb (6411), Jilka Leopold (4682), Bergmeier Paul (4098), Georg Parnes (9258), Jeannette Parnes (7022), Kacimbersky Johann (4683), Ludwig Kunat (8467), Poppe (7031), Käthe Knöpfelmacher (9259), Slezak Josef (1112), Franz Hintenberger (5757).
Ĉu oni povas per helpo de esperanto travojaĝi la mondon?
Kiel favora migradbirdo mi povas konstati, ke estas eble per helpo de nia lingvo travojaĝi la mondon, nesciante la naciajn lingvojn de la trairataj landoj. Tre multaj K-doj ankoraŭ dubas pri tiu ebleco. Mallonge mi volas raporti kelkaĵon pri mia lasta duonjara migrado (Vieno, Aŭstrio, ĝis Marseille, Francio).
La 21. 4. 26 mi komencis mian migradon de Vieno. Inter la urboj Vieno kaj Salzburg, mi preskaŭ en ĉiu urbeto kaj eĉ vilaĝo trovis esperantistojn. Ja mi rimarkis, ke kelkaj vilaĝinstruistoj instruas nedevige nian lingvon al siaj gelernantoj. SAT-anojn mi renkontis en Linz kaj Salzburg. En Aŭstrio oni sin povas interkomprenigi tre facile per esperanto.
[BILDO p.7 | 64,26,82,46] Foto de juna viro en hela ĉemizo, staranta apud biciklo antaŭ pendanta mapo.
K-do Erwin Dann. Senripoza vagulo, studanta geografion ne nur per mapo…
Poste migradinte Germanion, tra la urboj: Rosenheim, München, Dachau, Ingolstadt, Nürnberg, Ansbach (Bavario), Heidelberg, Mannheim, Worms, Mainz, Frankfurt a. M., Giessen, Kassel, Dortmund, Düsseldorf, Köln a. Rh., Koblenz. En ĉi citataj urboj mi ĉiam renkontis SAT-anojn, kiuj ĉiuflanke helpis al mi. En Kreuznach kaj Trier mi trovis samideanojn, al kiuj mi ankaŭ ŝuldas tre multe da dankon.
En banloko Mondorf (Luxemburg) proksime de Thionville mi preterpasis la francan limon. Komence mi ankoraŭ povis uzi la germanan lingvon; sed iom post iom foriĝis tiu ebleco kaj mi komprenis la turmenton de homo pro nescio de lingvo en kies lando li vojaĝas. Nur koncize mi povis parolaĉi la plejan necesaĵon, kion mi nepre bezonas, — ofte vane. En Nancy mi renkontis kun granda ĝojo la unuajn franciajn esperantistojn. De nun mi sentis min kvazaŭ hejme: Dum aliaj fremduloj nesciante la francan lingvon penas tiom por povi parolaĉi, — parolas mi nian facilan ĉarman Zamenhof’an lingvon. Belajn, belegajn horojn mi travivis en Nancy kun la K-doj. Plue oni lernigis al mi ankoraŭ kelkajn frazetojn plej necesajn franclingve. De Nancy mi daŭrigis la migradon tra: Vitry, Chalons sur Marne, Paris. Pere de la SAT-libro tuj mi trovis en Paris noktejon en malmultekostan: (“Trait d’ Union“, 180 bis rue Tolbiac). Tie mi ankaŭ trovis esperantistojn. En Paris volonte mi estus restinta; kaj laboron mi ankaŭ trovis; sed ne ricevinte de la polico la impostkarton por eksterlandanoj, mi ne rajtis akcepti la proponitan laboron.
Poste mi daŭrigis la migradon tra la urboj: Chateaudun, Vendôme, Angers, Nantes,
— pàgina 8 —
St. Nazaire. Ĉi tie mi pensis trovi ŝipon, kiu senpage min veturigus al Bordeaux; sed ne havinte feliĉon, mi daŭrigis mian migradon, tra: Roche s. Jou, La Rochelle, Rochefort, Bordeaux. En Bordeaux mi renkontis samideanon, kiu proponas al mi sian biciklon por mia plua vojaĝo.
Tuj mi ĝin aĉetas kaj post kelkaj tagoj forrajdis sur la ŝtalĉevalo tra la urboj: Agen, Toulouse, Carcassonne, Béziers, Montpellier, Cette, Nimes, Marseille. Ĉi tien mi alvenis la 20. 11. 26. SAT-anojn, kies adresojn en la jarlibro mi trovis, mi vizitis kaj ili akceptis mian viziton kun granda ĝojo, ĉiuflanke helpante al mi.
Miajn vojaĝelspezojn mi gajnis per vendado de poŝtkartoj fotografado de grupoj ktp.
Al tiuj multaj K-doj, kiuj tre afable helpis al mi dum mia longdaŭra vojaĝo, mi hodiaŭ ankoraŭ unu fojon diras mian tre sinceran dankon.
Antaŭ ol komenci mian pluan vojaĝon, mi intencas partopreni la VII-an kongreson kaj tiamaniere ĝui kun la SAT-K-doj tiun karan ligilon kiu estas esperanto. Jen la solvo de la taŭgeco de nia interkomprenilo.
Multaj ne SAT-anoj promesis al mi SAT-aniĝi; se kelkaj K-doj tion forgesis, mi hodiaŭ ilin rememorigas, por plenumi siajn promesojn.
Erwin Dann, vagulo (5386), nuntempe en Marseille.
Jubileo-Ĉeno¹)
Tadeosjanc (Krivoe-Ozero) 1 rubl.; K-dino Harries (Leicester) 10/- ŝil.; Andersson (Göteborg) 1,25 mk. g. laŭ alvoko de Tondok (Weissenfels) kaj invitas Karlsson (Göteborg). Holmgren (Göteborg) 1,25 mk. g.; Coll (Grenoble) 5 fr. fr.; Panuŝka (Troyes) 2 fr. fr.; Panzer (Leupoldsdorf) 1 mk. g.; Bärthel (Buchholz) 0,70 mk. g.; Evans (Huyton) 2/- ŝil.; Gineste 3 fr. fr.; Blanc 3 fr. fr.; Mailhac 5 fr. fr.; Diaz 2 fr. fr. (ĉiuj en Cette). Söderberg (Norrahammar) 2 kr. sved.; D-ro Nikolskij (Kojdanovo) 2 mk. g. laŭ alvoko de Kirjuŝina, alvokas Kelman, Manuseviĉ, Kac kaj Margolin. Povoroznik (Bobrujsk) 1 rbl. laŭ alvoko de Kirjuŝin. Aas (Oslo) 3 kr. norveg. laŭ invito de Konovalov (Niĵni-Novgorod) kaj alvokas K-dojn Eilertsen (Oslo), Muribo (Galapagos) kaj Nikitin (Moskvo).
¹) Vidu n-on 100 de “S-ulo“.
*
NIA POŜTO
Esperanto. — Alvenis viaj letero k. manuskripto. Aperos se estas loko. Viajn rekomendojn ni notis. — E. L.
W. B. (Dresden). — Via artikolo tute kontraŭas la celon de SAT k. eĉ tiun de la neŭtrala esperantismo. La ĝenerala alpreno de esp-o ankaŭ senlaborigus multe da laboruloj: tradukistoj, interpretistoj, kompostistoj k. a. — La laboristoj ne devas atendi, ke la mastroj konsentu propravole la mallongigon de la labordaŭro, sed organizite batali por trudi tiun plimallongigon: Unuvorte ili devas klasbatali. — Ne forgesu, ke la teknika progreso estas nehaltigebla. — E. L.
2081. — Tiajn “alvokojn“ ni ne povas publikigi senpage. Organizoj kiuj volas uzi la servojn de SAT almenaŭ aliĝu kiel subtenantaj membroj. — E. K.
1786. — Tiajn anoncojn ni akceptas nur kontraŭ pago. — Adm.
★ DIVERSAĴOJ ★
PER KELKAJ VORTOJ
* Centro de Laborista Esperantista Ligo en Ĉekoslovakio translokiĝis el Plzen, kie ĝi estis fondita, en la ĉefurbon Praha.
Nun Ligo komencos eldonadi sian monatan oficialan bultenon.
* Lab. Esp. Unuiĝo en Praha aranĝos dum Olimpiado por la alveturintaj Gek-doj, marde la 5. VII. 27 en sia ejo interamikiĝan vespereton kaj kunsidon de ĉiuj lab. esper. estantaj en Praha de la 6-a ĝis la 7-a h. vespere. Je la 8 h. ĝin postsekvos amuzvespero kun esp. programo (kantado, teatraĵo, ktp.). K-doj kiuj vizitos Olimpiadon, tuj post alveturo en Praha anoncu vin al dejorantaj K-doj en la stacidomo. Se vi ne faros tiel, vi malfaciligos nian laboron kaj malutilos propagandon.
K * O * R * E * S * P * O * N * D * A * D * O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernanta la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
K-do E. Spangenberg, Arbeitergasse 9, Wiener-Neustadt, dez. interŝ. PM, k. koresp. k. ĉ. l.
Belgio.
— Tramistoj Atentu! 45 tramistoj, lernantaj esp. dez. koresp. k. ĉiul. samprofesianoj. Adr.: K-do J. Lebacq, Esperanta Kurso, Maison Syndicale 17, Rue du Poinçon, Bruxelles.
Ĉekoslovakio.
K-do Rudolf Pilz, Unter Maxdorf, n-o 105, ap. Gablonz a. N., dez. koresp. k. ĉ. l. Gek-doj, L, PI.
K-do Konrad Wallesch, Josefsthal, 149, ap. Gablonz a. N., dez. koresp. k. ĉ. l., precipe kun Sovet-Unio, krom Germanio.
Germanio.
K-do Herbert Horn, Göppersdorfer Str. 8, Burgstädt i. Sa., dez. koresp. pri ĉ. t. L, PK, PI, bfl. PM. k. ĉ. l. Rapide resp.
K-do H. Bukreus, Allersbergerstr. 119, Nürnberg, dez. koresp. L, PK, PI. k. ĉ. l. Resp. garantiata.
K-do Gerhard Laneus, Bahnhofstr. 56, Trebbin, Kr. Teltov, dez. interŝ. nur PM, marko kontraŭ marko.
Hungario.
— Komencantoj dez. koresp. precipe kun naturamikoj, sed ankaŭ k. a. Gek-doj. Adr.: Johano Dncza, Knézics Karoly-u. 13, Eger.
Rumanio.
K-do Emanoil Catz, str. St. Petru 23, Braila, dez. koresp. k. ĉ. l. PI, L.
Sovet-Unio.
K-do A. P. Lanovenko, Kaŝperovski saĥ. zavod, P. O. Tetiev, Kiev. gub., dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI. Resp. garantiata. Skribu multnombre!
K-do Petro Gein, 1-a Nikolska 18, N.-Tagil, Ural. obl., dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. t. Resp. garantiata.
K-dino Bakulina, dez. koresp. k. ĉ. l. pri bibliotekaj, industriaj, ekonomiaj ktp. temoj. Adr.: Odessa, Slobodka Slobodskaja ul. 56, 5-a Kajzavod (Leduzino).
K-do Pravdin, Sovetskaja 63, Minsk, (gvidanto de la faka “Laborista Vivo“ en la gazeto “Zvezda“), dez. koresp. ĵurnalistoj. Materialo estos presata en la gazeto.
K-dinoj Maria Dvorkina k. Berta Gordon, Komunistiĉeskaja 20, kv. 6, Minsk, dez. koresp. k. ĉ. l. Resp. garantiata.
K-dinoj Doha Blumberg k. Manjo Poznjak, Krasnoznamennaja 15, kv. 1, Minsk, dez. koresp. p. ĉ. t. k. ĉ. l.
K-do S. Motkin, Pedteĥnikum, P. O. Sobolevo-Vorobjovo, Smolensk. gub., dez. koresp. kun ĉiul. lab-esp-istoj, precipe kun lernantoj, L, PK, PM.
— Kiu dez. koresp. pri div. diversaĵoj skribu al K-do E. Ĉiĥaĉov, Vasilevskaja, 33, I., Kamenskoj, Dnepr. okr.
K-do N. Braginskij, poŝtkesto, 4, Kamenskoje, Dnepr. okr., dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— Muldistoj! Skribu al K-do E. Ĉiĥaĉov, Vasilevskaja, 33, I., Kamenskoje, Dnepr. okr.
GEKAMARADOJ EN ĈIUJ LANDOJ!
La Leedsa (Anglio) SAT-grupo okazigos kunvenon — 9. julio 1927. Ĉeestos delegitoj el unuiĝoj, socialistpartioj, kooperativ-organizaĵoj, junularoj ktp. Ankaŭ estos esperanta ekspozicio. Bonvolu sendi salutleterojn, il. PK, gaz., ktp., por montri al Leedsa Proletaro, la neceson lerni esperanton, kiel ilo de tutmonda proleta solidareco. Sendu almenaŭ unu el ĉiu lando. Ni respondos al ĉiu, de kiu ni ricevos. Sendu al K-do H. Burbey, 30 Mason Street, Byron St., Leeds (Anglio)
Sekcio de Intern. Koresp.
[BILDO p.8 | 63,47,71,64] Granda nigra krisigno.
Ĉe Sebastopola SEU komit. kaj de gazeto “Majak Komuni“ volas korespondi kun ĉl. labor. organiz. kaj individue ĉiuj leteroj estos nepre respond., kaj interesaj presotoj. K-doj, skribu multnombre! Nia sukceso dependas de vi.
Sebastopol, str. de Trockij n-o 30, “Majak Komuni“.
[REKLAMO p.8] Ĉiuj Ateistoj legu la ĵurnalon LIBERPENSULO. Per abono de ĉi gazeto vi estas membro de la “Internacia Ligo de Liberpensuloj“. Kotizo 2.— mk. g. aŭ sama valoro. Ĉiu novaliĝonto ricevas diversajn interesajn malnovajn numerojn senpage. Ĉiu membro rajtas publikigi trilinian anoncon jare, senpage. USSR-anoj mendu ĉe K-do Geo Teterin, Gubkom Esperantistov, Leningrad, Fontanka 21. Adreso: Kurt Hubricht, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22, I. Poŝtĉek-no. 43808.
SPORTULOJ TUTMONDAJ!
En Velten (Germ.) okazos la 9. kaj 10. julio 1927 granda laborista sportfesto. Por pruvi la taŭgecon de nia lingvo, ni petas ĉiujn sportemulojn k. sport-organizojn sendi al ni salutleterojn, bildojn de ekstergermanaj sportfestoj ktp. — Helpu!
Adr.: Arbeiter-Sportkartell, Fr. Wendland, Friedrichstr. 27, Velten b. Berlin (Germanio).
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
← Tram anterior · Tram següent →
Llegir en:
