Sennaciulo, n-roj 351-375 (junio–decembro 1931)

La numeroj 351 ĝis 375 de Sennaciulo, la gazeto de SAT, plene transskribitaj (19 numeroj). Kio estas la gazeto, de kie venas la teksto kaj kiel ĝi estas farita: en la paĝo de la kolekto.

Aŭtomata, neoficiala transskribo: por citi ion, komparu kun la skanaĵo de ĉiu numero. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĝin, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.

← Antaŭa parto · Sekva parto →

N-ro 351, 25-a de junio 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 28,4,69,14] Kapemblemo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun retaj linioj.

7-a JARO, N-o 351 — LEIPZIG, 25. / 6. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

PRI RASAJ ANTAŬJUĜOJ

Bedaŭrinde ne nur al la burĝaj rondoj estas limigitaj la antaŭjuĝoj pri rasa supereco, pri ekzisto de superaj k malsuperaj rasoj. Ankaŭ la laborista klaso ĝis nun ne liberiĝis el tiuj antaŭjuĝoj k estas do tre necese atentigi pri tiu ĉi demando en “S-ulo”. La sekvanta pritrakto de l’ problemo estas kompiltradukaĵo laŭ artikolo de F. Ŝale (Challaye), aperinta en “Mondo” (Monde). RED.

Laŭ propra sperto (mi havis kontakton kun aziaj, polineziaj, afrikaj gentoj) — ĉiuj rasoj, eĉ la plej malŝataj [?], havas sian propran valoron k sian ĉarmon. Kiun ajn homon de kia ajn raso ni rigardas, impreson klaran ni ricevas samtempe pri la fundamenta idento de ĉiuj homaj estaĵoj k la esenca originaleco de ĉiu individuo. Tiuj por ni malfacile kompreneblaj estaĵoj, kiujn ni nomas la “primitivuloj”, tute ne estas, kiel multaj blankuloj imagas, specoj de brutoj, kiuj havas nenian internan vivon.

La polinezianoj estis, ĝis la alveno de l’ blankuloj, noblaj reprezentantoj de aminda k feliĉa homaro. Kvankam ili iafoje perdis, kontaktiĝinte kun nia tielnomata civilizo, parton de siaj antaŭaj virtoj, ili ankoraŭ ofte elmontras plej larĝan gastamon k plej kortuŝan delikaton.

Kiom da maljusto ankoraŭ en la severaj juĝoj ofte aŭdeblaj pri la homoj de l’ nigra raso, ekzemple en la traktado al ili en Usono k en multaj kolonioj! Oni kelkfoje komparis ilin al infanoj. Ili vere havas de l’ infano la senzorgecon, la moviĝemon, ĝojegon, kiun malplifortigas nek la memoro pri l’ pasinto nek la atendo pri l’ estonto. Sed ĉu tio estas motivo por ilin malestimi? La facila kontentiĝemo, la infaneca gajo de l’ negroj estas virtoj, kiujn la tiel ofte grumblemaj k malgajemaj blankuloj povus avantaĝe adopti!

Oni trovas ankaŭ ĉe la negroj reciprokan helpemon plej sindoneman k tre vaste al ĉiuj malfermatan gastamon.

[BILDO p.1 | 33,44,65,69] Karbodesegnaĵo: du nigraj ministoj kun kaskoj, unu portanta pioĉon sur la ŝultro. Subskribo: «Karbdesegno de H. KERELS — Negraj ministoj de l’ Kongo».

Kiuj studis plej multe la negrojn, tiuj reliefigas la riĉon k belon de iuj el iliaj lingvoj, iliajn oratorajn k poeziajn kvalitojn, la originalecon de kelkaj el iliaj artoj, ekzemple la skulptarto. La negraj civilizoj ne estas malestimindaj.

Se la maniero, kiel estas traktataj la negroj, estas maljustega, la malestimo montrata de multaj angloj al la hinduanoj estas ankoraŭ pli skandala. Kun la hinda metafizika pensado pri transformiĝado de l’ estaĵoj estas ligita vasta k profunda sento pri frateco universala, ne nur rilate al la homoj, sed ankaŭ al ĉiuj bestoj, ĉiuj vivaĵoj, ĉiuj objektoj. En ĉiuj aĵoj vivas ni mem . . .

Tiu ĉi alta k nobla koncepto trapenetris la tutan vivon en Hindio. Ĝi vivigas la hindan arton k inspiris aliajn civilizojn.

Tiel stulta kiel estas la malestimo montrata al la hinduanoj estas la malŝato tiel ofte manifestata de iuj blankuloj al ĉiuj flavrasuloj. Mi aŭdis paroli en Ŝanĥajo pri eŭrop-usonana klubo, kiu skribis sur sia ĉeenireja pordo: “Nek hundoj nek ĉinoj ĉi tie allasataj!” Tamen en ĉiuj medioj de l’ flava raso ni renkontas civilizon multmiljaran k grandiozan. Per kiaj trezoroj pliriĉigis la homaron la artistoj de l’ flava Azio, ĝiaj literaturistoj, ĝiaj skulptistoj, pentristoj, gravuristoj, porcelan-, fajenc- k lakfabrikantoj! La vortoj ne sufiĉas por doni ideon kontentigan pri la mirindaĵoj kreitaj de tiuj ĉi flavrasaj artistoj. Oni povas paroli utile nur pri la arto, kiu provas krei belon per vortoj: la literaturo, prozo k poezio. Ankoraŭ la traduko krome perdigas grandan parton de l’ ĉarmo en tiuj verkoj.

De kiam oni ekkonas iom la japanan literaturon, fariĝas neeble juĝi malsupera rason, kiu, depost antikvaj epokoj, produktis la plej delikatajn k ĉarmajn verkojn! Fakte neniu homa raso estas malsupera al la aliaj; ĉiuj rasoj havas sian meriton k sian valoron.

De kie devenas la tiom disvastigita kontraŭa antaŭjuĝo? Sendube de la fakto, ke ĝi liveras senkulpigon al la blankuloj, kiuj sur la tuta surfaco de l’ terglobo k precipe en siaj kolonioj, ekspluatas por sia profito la rasojn de ili kvalifikatajn malsuperaj.

Se oni rezignas pri tiu ĉi nepravigebla aserto, oni devas, lojale, tiri la konsekvencojn el la nova principo, kiun oni adoptas. Oni devas protesti

— paĝo 2 —

306 — SENNACIULO

Ĉu la burĝa respubliko povos vivi en Hispanio?

Niaj hispanaj K-doj, kiuj ĝis nun sin tenis observantaj rilate al la respublika registaro, respondis per agoj al monarkistaj provokoj. En Madrido la redaktejo de la rojalista gazeto A. B. C. estis elrabata, dek monaĥejoj estis bruligataj. Ĉiaspecaj burĝoj, kiuj gloris la saĝon k la moderon de l’ hispana popolo, sentis en la dorso teruran tremon. Ĉar en Hispanio ne estas eblo por parlamenta respubliko. Tia registaro bezonas viglan burĝaron, kiu manregas la aferojn k absorbas la aliajn direktantajn klasojn.

Nu, Hispanio estas industrie neprogresinta lando. Certe la neŭtralo dum la tutmonda milito permesis iun kreskadon de la hispana industrio; sed la tiel kreitaj entreprenoj malfacile kontraŭstaris la postmilitan konkurencon. La industria burĝaro, de la fremda kapitalo tute dependanta, ne povas aspiri per si mem direktantan rolon ludi. Aliflanke, la hispanaj industriestroj tute ne gvidas la ribelmovadon kontraŭ la monarkia reĝimo; ili estas, male, la plej reakciaj elementoj de la burĝaro k fortege kontraŭstaras la laboristajn depostulojn. Inter la burĝoj nur la intelektuloj k iuj oficiroj sin montris respublikanoj. La hispanaj komerco k industrio ne prezentas sufiĉan ageblon por la studenta junularo. Multaj instruitaj personoj atendas de la ŝtato siajn vivorimedojn; ili fariĝas oficiroj, burokratoj, politikistaĉoj. Sed ne estas oficoj por ĉiuj, la malkontentuloj aliĝas al la respublikana partio. Se la indigno povis forigi la reĝon, ĝi ne sufiĉas por starigi vivokapablan registaron. La hispana respubliko ne estis, kiel la franca dum 1789, starigata de vigla burĝaro, kiun la feŭdaj katenoj malhelpis en ĝia kreskado, kiu aspiris sian sorton estriĝi. Tiu respubliko, male, rezultas el cedo de malfortigitaj monarkistoj, kiuj timas la grandiĝantan puŝon de la popola ribelo. Pruvo pri tio estas, ke la respublikana registaro ordonis nenian rimedon, kian sendube elektus triumfanta burĝaro: malkunigo de la eklezio k de la ŝtato, konfisko de la pastraraj bienoj, elproprigo de la grandaj terbienoj. Fakte nur ŝanĝo de registara personaro okazos.

Sed ĉiam ekzistas la profundaj kaŭzoj de la popola malkontento: terura mizero en la kamparo, daŭra senlaboreco en la urboj, senhontaj subpremo k ekspluatado al la laboranta amaso fare de la ekleziularo k la nobelaro. La politiko de prokrastado k de nekompletaj rimedoj, kiun aplikas la nuna registaro, tute ne povas plibonigi tiun staton. Kiam la entuziasmo de la komenco foriĝos, la akra realo estos palp-sentata. Necesos, ke okazu solvo.

La kamparana klaso estas laŭnombre la plej forta. Sed la historia sperto pruvas, ke la kamparanoj, individuistaj, nur konsiderantaj siajn regionajn profitojn nekapablaj realigi sian klasan solidaron, neniam povis direkte la potencon plenumi. Ili ĉiam transdonis al aliaj la zorgon direkti je sia nomo: bonapartismo en Francio, diktaturo de l’ proletaro en U.S.S.R.

La burĝa respubliko laŭ parlamenta formo do ne estas vivkapabla en Hispanio. Laŭ la flanko, al kiu kliniĝos la vilaĝanaro, la respubliko estos anstataŭata de nova diktatoreco aŭ de laborista registaro. La sperto de la du lastaj diktatorecoj multe malfortigis la imponecon de la persona povo. Necesas, ke niaj hispanaj K-doj alprenu pozitivan sintenon, ke ili certigu al si la favoron de la kamparanoj konformiĝante al iliaj profundaj aspiroj, k stampu per sia sigelo la tuj akuŝontan registaron.

Ĉu la hispana proletaro estos sufiĉe forta por efektivigi tion? La estonto informos nin. Kiu konas la batalemon, la kuraĝon, la memoferon de tiu ĉi proletaro, tiu havos konfidon al la fina rezulto. Mi tre forte esperas, ke baldaŭ stariĝos en Hispanio socia respubliko, kun la originalaj formoj, kiujn donos al ĝi la propra ecaro de la hispanaj laboristoj.

8 555.


kontraŭ la malestimo, kiun devas elteni tro ofte ankoraŭ la tielnomataj koloruloj, batali por ĉesigi la maljustaĵojn, kies viktimoj ili estas tro ofte, postuli, inter blankuloj k koloruloj, plenan egalon de l’ rajtoj.

Ĉiu el ni devus provi plilarĝigi sian kulturon, trans la marojn k spacojn, ĝis la plej malproksimaj horizontoj. Ĉiu el ni devus celi amasigi, en sia spirito k en la koro, la verojn k belojn, kiujn kapablis malkovri aŭ krei la diversaj rasoj.

Jen tiun promeson donas al ni la granda hinda verkisto Rabindranat Tagore, parolante per misteraj inspiritaj esprimoj en siaj prihindiaj libroj: “La senlima personeco de l’ homo povas esti plenumata nur en grandioza harmonio de ĉiuj homaj rasoj.“

Tutmonda krizo en la agrikulturo

En la ĉeĥa “Kdinska Gazeto” (Kdynska Straz), semajne aperanta en mia naskiĝa urbo, mi trovis jenan interesan artikolon pri la nun reganta agrikultura krizo tiom priplorata ĉe de la grandbienuloj.

Mi legas: “La kaŭzo de l’ tutmonda agrikultura krizo estas videbla en la pligrandiĝo de l’ grenproduktado dum la lastaj jaroj k samtempa tutmonda malpliiĝo de l’ grenkonsumo. Altiĝo de l’ tutmonda grenproduktado estiĝis unue pro la instalo de novaj kampkulturoj ĉefe en transmaraj landoj, due pro industriigo de la produktadproceso (per sem-, plug- k falĉ-maŝinoj). Eĉ kiam montriĝis plimultiĝo de l’ tutmonda loĝantaro, okazis kun la pligrandigo de l’ grenproduktado . . . malpliiĝo de l’ konsumantoj de terkulturaj produktoj.

“Kiel kaŭzojn por tiu tutmonda malaltiĝo de l’ bezonoj je cerealoj oni povas konsideri”:

a) Amasiĝo da grandegaj konsumantaroj en la mezo de industricentraj urboj. Ŝanĝita labor- k vivmaniero de iamaj hejm-, kampar-, terkultur-laboristoj, kiuj sekve de l’ industriigo estis entiritaj en la moderna laborprocezo; kio havis kiel sekvon, ke milionoj da homoj, kiuj antaŭe havis tempon, kapablon k eblon konsumi pli multe da cerealoj k sin nutri nur per pano k aliaj bakaĵoj, hodiaŭ nutriĝas per arte plibonigitaj produktoj, ĉefe viando, graso ktp.

“Ekaperis do nova, ĉiam kreskanta aro da konsumantoj de plantoj arte plibonigitaj. Tio determinas fortan konsum-malaltiĝon ĉe tiuj tavoloj da homoj, kiuj sin nutras senpere nur per cerealoj. b) Ĉe tiuj tavoloj el la urba loĝantaro, ĉe kiuj kutime oni manĝas pli da viando el bone nutrataj brutoj (rostaĵon, ŝinkon, fumaĵitan varon, kokidojn, anserojn, anasojn, fiŝojn, aŭ sudan frukton, pomojn, oranĝojn, legomojn) malaltiĝas aŭtomate la bezono pri pano, faruno k cet. farunaj manĝaĵoj. c) Tute certe devas esti konsiderata ankaŭ la nova stato de l’ virino, kiu partoprenas nuntempe en la panakira laboro. Miloj da virinoj, edzaj aŭ needzaj, kiuj antaŭe plejgrandparte iel partoprenis en hejma mastrumado, estas hodiaŭ okupitaj en oficejoj k manĝas en la proksimaj restoracioj aŭ en la manĝejoj de siaj entreprenoj. Eĉ se ili manĝas hejme k prizorgas la ĉefmanĝon, ili ne povas havi la tempon aŭ intereson por pretigi temporabajn farunmanĝaĵojn. Rapide preparita kotleto, ŝinko, peklita aŭ fumaĵita varo ktp. estas ĉiutaga manĝo en la menuo de l’ virino laboranta eksterdome. d) Ankaŭ en la vilaĝo estiĝis transformiĝo en la konsumo. Kie en vilaĝo ne ekzistis antaŭ 20 jaroj buĉisto, tial ke ne estis la

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 307

bezono, nun tie malfermis du, tri buĉistoj siajn vendejojn kun bonega profito. Kie antaŭe terkulturista mastrino ne malpli ol dufoje en semajno portis sur la tablon farunaĵojn, bakaĵojn ktp., hodiaŭ estas konsumata viand-manĝaĵo, kiu rapide estas pretigebla. Tial oni povas ĝenerale diri, ke ni vidas antaŭ ni kreskantan tendencon por konsumo de arte plibonigitaj terkulturaj produktoj, kio kompreneble sekvigas malpliiĝon de l’ cereala bezono. Tiu tendenco regas en tuta mondo. Do ni rajtas aserti, ke tiu ĉi nivelo ĉiam plialtiĝos k rapide povos disvolviĝi laŭmezure kiel progresas la industriigo, raciigo, demokratigo de l’ mondo k ĝia mastrumado.” —

Kiam mi estis leginta tiun ĉi artikolon, mi ekkonis, ke ĝi estas pritraktita unuflanke. Mi ne konsentas kun la aŭtoro, ke nur la industriigo k transiro de farunaj-manĝado al viand-manĝado en tutmonda skalo estas la ĉefa kaŭzo por la hodiaŭa agrikultura krizo. Mi estas certa, ke ĉefan kulpon pri tio havas la nun reganta krizo en industrio k komerco. Hodiaŭ ekzistas 20 milionoj da senlaboruloj en la mondo, kiuj estas elĵetitaj el la merkato. Al tiuj 20 milionoj necesas aldoni la familianojn (po 3—4 personoj): sume do 40 ĝis 80 milionoj da personoj devas malsati. Al tiuj milionoj oni alkalkulu la milionojn da laboristoj, kies laboro estas reduktita k kiuj perlaboras apenaŭ sufiĉe por satigi sin mem, tute ne parolante pri la familianoj. Tio ree prezentas kvanton da 80 milionoj. Sekve sume 160 milionoj da homoj ne povas aĉeti al si panon en sufiĉa kvanto. Al tiu nombro aldonu la duonon de la mondloĝantaro, kiu efektive estas tiel malriĉa, ke ankaŭ ĝi ne povas aĉeti sufiĉon da pano k farunaĵoj. Sume do malsatas aŭ tute malsufiĉe manĝas ¾ el la tuta loĝantaro, k nur ¼ da feliĉuloj ĝissate manĝas viandon ktp. (ĝis difekto de la stomakoj).

En tio mi vidas la kaŭzon de la agrikultura mondkrizo. Jen la civilizitaj, kulturitaj agrikulturistoj-posedantoj kun superproduktado je cerealoj, kiuj pro persona profit-avido lasas mortaĉi ĉiutage siajn kunhomojn pro malsato. Kaj kiuj disvastigas tra la mondo la klarigon, ke la granda krizo estiĝis nur pro kutimiĝo de l’ loĝantaro al viand-manĝaĵo! Tion oni kuraĝas aserti, kiam plej multaj homoj eĉ ne posedas tiom da mono, kiom necesas por aĉeti iom da salo k pano.

Tradukis k komentis senlaborulo A. Knourek (2474).


Korekto. — En n-o 349, p. 290, 2-a kolono, 5-a linio de supre, bonv. legi: Neglekto (tio signifas: malzorgemo) anst. “neelekto”.

SEN LABORO

A. M. Arima

1

Samkiel ĉiuj fratoj-sklavoj laboris ni en grand-fabrik’. Vizaĝojn niajn kovris flavo kaj brakoj restis sen fortik’.

Ĉar la laboro fortpostula elsuĉis ĉion el muskol’. Estingis sin la fajr’ okula, senforte pulsis ankaŭ kor’.

Laboris ni kun diligento, eluzis forton ĉiun ajn, sed mastro restis nekontenta, kreskegis kvankam lia gajn’.

Fabrikaj estroj — dioj teraj — diboĉe vivis en ĉampan’, dum ni kun miloj da ceteraj apenaŭ gajnis por la pan’.

Tre ofte, post la petofaro pri plialtigo de l’ salajr’, deklaris ni — la premataro: “Eksplodu striko tuj en fajr’!”

Admonoj restis senrezultaj, ŝutitaj al ni sen avar’. Per trompoj k ĝendarmoj stultaj nur venkon gajnis la mastrar’!

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

El Latvio

En tiu ĉi lando la laborista malkontento pligrandiĝas. Komence de aprilo okazis kongreso de lab. sporta k memdefenda asocio en Rigo. Tiu asocio estas sub socialdemokrata influo. Sume la asocio havas 5540 membrojn, el kiuj nur 1247 estas membroj de l’ socialdemokrata partio. Dum la estraro apogas ĉi tiun partion, provincaj membroj akre plendas pri nesufiĉa batalemo de l’ partigvidantoj. La kongreso malakceptis proponon de Liepajaj kongresanoj: malpermesi al la membroj, post la deviga militservo resti kiel instruktoroj en la armeo, k malpermesi al tiuj membroj, kiuj estas instruistoj en lernejoj, partopreni en milit-instruado. La registaro mem donas monon por armi la faŝistan “patrolandan gardist-asocion”, kiu nun posedas pafilojn, maŝinpafilojn k kiras-aŭtomobilon. Tiu asocio entenas 25 mil membrojn k ekzistas ankaŭ virinaj grupoj. Laboristoj kompreneble ne havas permeson aĉeti eĉ pafileton.

Nun ĉesis la helpo de l’ ŝtato al senlaboruloj, kiu konsistis en havigo de komun-laboroj. En Rigo okazis malpermesita senlaborula manifestacio. Kiam la oficistoj de l’ registrejo komunikis, ke la ŝtato ne plu helpos en formo de komun-laboroj, senlaboruloj ekstermis la ejon k pli ol 600 komencis marŝi al la urbdomo, kriante: “Donu panon aŭ laboron, niaj infanoj mortas pro malsato”. La policistoj disbatis ilin k ankaŭ okazis arestoj. Pro maldungo de aktiva laboristo en la metalurgia fabriko “La metalisto” en Rigo okazis proteststriko 17-taga k la maldungito estis redungata laŭ la laboristara postulo.

En aprilo precipe okazis multnombraj arestoj; sed la laboristaro ĝenerale, forirante de socialdemokratoj k komunistoj, fariĝas politike indiferenta, malgraŭ la kreskanta malkontento. Laŭ burĝaj gazetsciigoj en Latvio estas pli ol 700 politikaj malliberuloj; fakte ili estas pli multnombraj. Antaŭ la 1-a de majo okazis domtraesploroj k arestoj al 800 gelaboristoj.

A. N. (per Informservo de A. J. I.)

El Litovio

La kondiĉoj en la ĉefurba malliberejo (en Kaŭnas) estas treege malbonaj. En ĉiu ĉambro estas kunpremitaj 18 ĝis 22 homoj, kvankam loko estas nur por 14. Vintre la malliberuloj devas dormi sur malvarma planko k la ejo estas malbone hejtata. La nutraĵo estas same malbona k nehigiena. Ofte oni trovas en la supo nemanĝeblajn objektojn. Tiuj, kiuj postulas pli manĝeblan nutraĵon, estas enfermataj en malvastaj punĉeloj, kiuj estas mallumigitaj k kie oni ricevas dum tri tagoj nur unu fojon varman manĝaĵon. Oni eĉ ftizulojn tiel turmentas. Korespondi kun siaj parencoj ili povas nur dufoje monate. Esperanta korespond-

[REKLAMO p.3] Havinda eldonaĵo de SAT estas Prologo. Poemaro originala de E. Mihalski. 64 pĝ. kun titolbildo. Ĉiu homo travivas horojn, en kiuj li serĉas konsolon aŭ emas revi k satiĝi en dolĉa revado. Bela poezio estas mirinda satigilo. La lirikaj poemoj de Mihalski, en sia literatura formo senriproĉaj, meritas esti en la manoj de ĉiuj poezi-amikoj. Prezo: 0.70 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— paĝo 4 —

308 — SENNACIULO

ado ne estas permesata. En tiu karcero troviĝas ĉ. 1500 malliberuloj, inter ili 500 politikaj (komunistoj, socialdemokratoj k socialistoj-maksimalistoj). Nuntempe oni konstruas novan malliberejon k preĝejon. Pri lernej-konstruado la faŝista estraro ne zorgas.

A. N. (per Informservo de A. J. I.)

Preparoj por “malarmado” en Ĉeĥoslovakio

La 7-an de junio okazis sur aviadejo en Gbel (apud Prago) aviad-festo, ĉe kiu 40 armeaj k granda nombro da personaj aviadiloj prezentis, kiel devas okazi bomb-atako per aviadiloj. Sur la aviada kampo estis starigitaj el la kulisoj de l’ Nacia teatro tutaj vilaĝoj, en kiuj oni instalis kvar bateriojn, maŝinpafilojn k minbombjetilojn, kiuj pafis el granda distanco. Bombjetaj aviadiloj armitaj per maŝinpafiloj ĵetis cementajn bombojn, kies eksplodo estis anstataŭigita per artifika fumo. Tiajn “festojn” aranĝas ŝtatregistaro, kies eksterlanda ministro klopodas esti prezidanto ĉe la venonta kunveno por malarmado!

Laŭ “Leva Fronta” trad. Lachnit.

Batalemo laborista en Adalen (Norda Svedio)

La mortigo al ses laboristoj en Adalen okaze de batalo inter strikantoj k strikrompantoj, sekve de registara k mastra ordono, direktis la okulojn de l’ tutmonda laboristaro al tiu ĉe alilandaj laboristoj ne tre konata regiono. Ĝi estas granda industria centro en Nordsvedio, kie ambaŭflanke de l’ rivero Aargeman etendiĝas sur longo de 100 km seninterrompe segejoj, celuloid- k paper-fabrikoj. La socialista movado tie rapide enradikiĝis, k pro specialaj cirkonstancoj la amasoj estis tie ĉiam radikalaj k agopretaj. La rekta ago estis ĉiam ilia preferata batalrimedo, kial oni prave parolas pri la ruĝa Adalen. Antaŭ nelonge regis granda emocio en la burĝaj k registaraj medioj, kiam cento da junuloj el la Adalena distrikto rifuzis militservon. Militkomisiono devis enketi pri la opinio de tiuj junuloj pri milito k militismo. Kiel rezulto, nur 6 estis agnoskataj kiel rifuzantoj pro konsciencaj konsideroj, k ĉi tiuj rajtas fari civilservon anstataŭ la milita. Al la aliaj 92 oni perforte trudis lerni la mortigist-metion. Sed ili komunikis al la milit-estraro k al la registaro pere de delegitaro, ke ili preferas iri en malliberejon ol porti armilojn por defendi la patrion, la ekspluatistojn k subpremantojn.

La laborist-mortigon en Adalen sekvis ĝenerala striko en Stokholmo k en Adalen mem. En Stokholmo manifestaciis 120 mil laboristoj. Per tiu strikmovado k la protest-manifestacioj la estraroj vidis sin devigataj maldungi la strikrompantojn k fortiri armeon k policon.

A. V. J.

Diversaj opinioj pri abort-paragrafo

Leginte en “S-ulo” n-o 345 la artikolon pri la paragrafo 218 de l’ germana regna konstitucio (rilate abortigon), mi decidis skribi proteston k kolektis tiucele en mia loko pli ol 300 subskribojn. La plej multaj subskribis sendemande por protesti kontraŭ la hontparagrafo. Tamen esceptojn mi ankaŭ trovis. Invalido, kies pensio ne permesas al li aboni gazeton, tute ne sciis, pri kio temas en tiu afero. Post klarigo li diris: “Kion semis la kara dio, tion la homo ne ekstermu”. Mi atentigis lin pri lia mizero k kiam mi konvinkis lin, ke la paragrafo nur pligrandigas la jaman mizeron, li eĉ subskribigis sian edzinon.

Post kelka tempo mi falis en vespujon. Sidis kune kartludante kelkaj “ŝtalkaskanoj”, inter ili eĉ ilia gvidanto, kiu antaŭ nelonge vidviĝis, sen ke oni bone sciis pri la kaŭzo de l’ edzina morto. Leginte la protestskribaĵon li diris: “Tion mi ne povas subskribi. Kvankam, se ne ekzistus tiu paragrafo, mia edzino nun ankoraŭ vivus, mi tamen kontraŭas ĝian forigon k eĉ ĝian aliigon.”

“Ho”, mi demandis lin, “vi certe tre amis vian edzinon, aŭ ĉu vi deziras ankoraŭ kelkfoje edziĝi?” La tuta rondeto nun konigis siajn opiniojn, kies kvintesenco estis, ke la patrio

La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon

(3. Daŭrigo. Vd. n-ojn 348, 349, 350)

En 1922, la usona financa konsilanto komisiata pri aferoj de Haitio traktadis, je la nomo de ties registaro, prunton de 14 milionoj da dolaroj. Tio okazis, kvazaŭ Vaŝingtono traktis kun Haitio.

De tiu epoko, k same kiel kun Kubo k Sankta-Dominiko, la ekonomiaj rilatoj inter Usono k Haitio fariĝis pli k pli intimaj k la komercaj interŝanĝoj de la insuloj nur fariĝis kun la granda usona respubliko.

En preskaŭ la tuta amerika Mediteraneo, la metodoj de la usona banko estis preskaŭ similaj, ĉu en Kolombio, ĉu en Nikaragvo, ĉu en Panamo.

Ni vidos, ke la metodoj de penetrado uzataj de la grandaj trustoj ne estas tre diferencaj.

b) La penetrado de la trustoj. — La trusto de petrolo estas certe tiu, kiu ludis en Usono la plej gravan internacian rolon.

Dum la mondmilito ĝi aperis. Laŭ esprimo de Lordo Kurzon “kunligitoj flosis sur petrola ondego” k la petrola politiko klarigas grandparte la staton de l’ rilatoj, kiuj ekzistis ĝis nun inter Usono k Meksikio. Se la prezidanto Ŭilzn rifuzis oficialigi la registaron de Viktoriano Huerta, tio estis precipe, ĉar ĉi lasta konsentis gravegajn koncesiojn al anglaj petrolaj interesoj de Pirzn k Filo (Pearson and Son). Dum tiu epoko, la usonaj kompanioj subtenis malkaŝe la ribelon de l’ generalo Karranza kontraŭ Huerta. Poste, Karranza, venkinto, dank’ al helpo de Ŭilzn, volis apliki tamen la faman artikolon 27 de la nova konstitucio de 1917, kiu havigis, principe, la posedon de l’ tero k subgrundo al la meksika ŝtato. Tiu artikolo estis la deveno de sennombraj malhelpaĵoj. La fremdaj interesoj, ĉefe la usonaj, kiuj troviĝis ofendataj, ĉar la propraĵo de iliaj minejoj tiel estis nefirmigita per modifo de konstitucio tuŝanta pasintaĵon, plendis malmodere. La kompanioj interkonsentis por ne pagi la impostojn, kiujn ili ŝuldis al la meksika registaro, kio kontribuis por faligi ĝin. Prezidanto Harding dependigis la agnoskon de l’ nova prezidanto Obregon de la nuligo de l’ artikolo 27-a. Kvankam li konservis ĝin, Obregon faris cedojn. Tiam okazis oficialaj traktadoj inter la ĉefoj de la grandaj kompanioj subtenataj de la ŝtatdepartemento k la meksika registaro. Ili daŭris dum la prezidado de Kalles. La petrolkompanioj, rifuzante akcepti la novan leĝon, reduktis al plej rigora minimumo la ekspluatlaborojn tiel, ke la meksika ŝtato kolektis, en 1927, nur 2 milionojn da impostoj anstataŭ 10. La meksika registaro provis tamen plenkovri la deficiton per ĉiuj rimedoj, kiam la ribelo de generaloj Serrano k Gomez profundigis ĝin denove. La financa situacio de Meksikio fariĝis kriza k la ŝtatdepartemento opiniis, ke la momento estas favora. Ĝi sendis kiel ambasadoron s-on Dŭajt Moroŭ (Dwight Morrow), kiu havis tre intimajn rilatojn kun Banko Morgan k Bankiera trusto. Tiu financisto ne vane perdis tempon, ĉar, kelkajn semajnojn poste, la superega kortumo de Meksikio solene deklaris, ke la diskutataj artikoloj de la leĝo pri la petrolo estas nekonstituciaj. La saman tagon, prezidanto Kalles redaktis leĝprojekton reformanta la artikolojn deklaritaj nekonstituciaj k la morgaŭon la Ĉambro de Deputitoj k la Senato ĝin akceptis sendiskute.

La ekonomia penetrado de Usono en Meksikion tiel estis farinta novan k konsiderindan progreson.

Kompil-tradukis M. Roux (132).

(Finota.)

— paĝo 5 —

bezonas kanonnutrajon, la kapitalistoj senlaborul-armeon k finfine la kara dio novajn anĝelojn k la diablo diablidojn.

Kun nia kuracisto mi havis jenan interparolon: “Miaopinie”, mi diris, “la koncerna paragrafo nepre devas malaperi, ĉar necesas, ke la fuŝistoj k t. n. ‘saĝaj virinoj’ ne plu detruu la sanon de gravedinoj per fuŝabortigoj. Nur kompetentaj kuracistoj faru estonte la necesan operacion, kiuj ne plu bezonu timi punon.” “Oni ne forigu ĝin,” opiniis la kuracisto. “Oni nur aliigu ĝin tiel: Se okazis perforta gravedigo, kuracisto devas abortigi post juĝista esploro, aŭ se ekzistas vivdanĝero por la virino k (ĉi tie la paragrafo fariĝas kaŭĉuka) se la kuracisto supozas, ke pro nasko virino povus kripliĝi ktp. En tiu okazo mi ekz. povus interrompi ĉe ĉiu laboristino la gravedon.” “Ĉu vere?” “Certe, ĉar nun ĉiuj malsatas k malsato plej ofte kaŭzas malbonajn sekvojn. Oni lasu la paragrafon al la politikistoj, ĉar ĝi estas tre bona propagandilo okaze de parlament-elektoj.”

“Bone, s-o doktoro, mi kredas, ke vi helpus malriĉulinon, sed ne ĉiuj kuracistoj farus tion.” “Ne, tute ne, tion mi scias, tio ja ne necesus, ĉar multaj, mi eĉ asertas: la plimulto el la kuracistoj samopinias kun mi. Se la kuracistoj A. k B. ne helpus, do estus helpema kuracisto C.”

Kolektante subskribojn por protesto kontraŭ la paragrafo, vi Gek-doj, ankaŭ notu la dirojn diversajn pri la afero, kiujn vi aŭdas, ĉar la temo meritas seriozan atenton.

Aso (13 397).

PRI INFANEDUKO EN SOVETIO

Mi prezentas al la legantoj de “S-ulo” artikolon de la korespondanto de “La Nov-Jorkaj Tempoj” (The New York Times) en Moskvo de 30-a de majo. Tiu ĵurnalo estas konservativa k grand-burĝa k ĝuste pro tio mi konjektas, ke la elementoj aŭ frakcioj en SAT, kiuj estas skeptikaj pri la efiko de Sovetia infan-eduko al socialismo ĝojos (se ili ne estas tute malamikaj), ke korespondanto de kapitalista gazeto konstatas, kion nur “fanatikaj bolŝevikoj” ĝis nun prirevis.

. . . Fine estas la junuloj, kiuj konsideras blankajn kolumojn kiel eluzitan signon de burĝa lukso k barbojn aŭ lipharojn kiel antaŭdiluvajn. Vintre la knaboj portas nigrajn led-jakojn k pantalonojn, k somere palbrunajn ĉemizojn k genupantalonojn; la knabinoj mallongajn jupojn kun nudaj kruroj k ruĝajn tukojn ĉirkaŭ siaj kapoj. Tiuj grupoj kutimas vesti sin neglîĝe, sed iliaj membroj estas tre puraj, brilaj k atletaj — kiaj la plejmulto el la rusoj ne estas — k ili fieras pro tio, kvankam ili ludas k gimnastikas pli vere pro devo ol pro amuzo, por plibonigi siajn korpojn k animojn.

Preskaŭ ĉiuj partianoj vivas askete k ne drinkas tiom multe kiom la resto de la popolo, ankaŭ ili ne grumblas pri nutraj-manko k aliaj malfaciloj. Ili alprenas sintenon profesie optimisman, aparte en ĉeesto de alilanduloj, k ili ege laboras tage, penante studi nokte. Tiel bone kiel la korespondanto de “La N.-J. Tempoj” scias, neniam ekzistis lando, kie homoj estis tiom firmaj por plibonigi siajn mensojn per studado, k tio ne aplikiĝas nur al komunistoj, sed al ĉiuj ĉiuloke. Estas iom kortuŝe k eble aspektas malsaĝete trovi grizbarban maljunan kampulon, ĉeestanta vesperlecionojn k studanta politik-ekonomion, kiu diras al ni, ke nur antaŭ jaro li lernis legadon. Malsaĝete — jes — sed kiam oni multobligus lin je ĉirkaŭe 100 milionoj, tiam tio signifus ion k helpus por klarigi, kial Jozefo Stalin sidas en Kremlo anstataŭ Dimitri Pavloviĉ Romanov aŭ iu alia caro.

Laste, sed egale grave, tie estas la

[BILDO p.5 | 36,53,62,68] Foto de vilaĝa lernejo: infanoj sidantaj ĉe lernobenkoj, du knaboj antaŭe.

El Sovetia vilaĝa lernejo.

geknabetoj komunistaj — “Junaj Pioniroj”, kiel oni nomas ilin — kiuj estas ĝisoste bonaj. Ili posedas ĝentilajn manierojn, kiuj ofte mankas al la plenaĝuloj, k ili tute perdis la subulsenton malamikecan, kiu estas responda pri la malfacilaj interrilatoj inter la pli maljunaj komunistoj k la eksterlandanoj. La pioniroj havas ian honor-sistemon mem-regadan k disciplinan en la lernejoj k ili estas la plej liberaj, plej altnivelaj k plej inteligentaj infanoj, kiajn la korespondanto de la “N.J. Tempoj” iam renkontis ie ajn. Ili estas puraj, kiaj la rusoj ne estis, ili ludas ludojn por sin amuzi k pensas pri sia lando kiel pri la plej granda el ĉiuj epokoj. Ili estas instruitaj pri sekso tre frue k tio ne ĝenas ilin — tiurilate ĉiuj rusoj estas aparte naturaj k malfantaziaj — k ili pensas, ke estas hontinde posedi riĉon aŭ laborigi homojn por sia profito. Ili malestimas, kion la usonanoj nomas komforto, sed ili konas la ĝojon de kuna penado k ili havas ŝancon partopreni en nacia vivo, en propagandaj ekskursoj, aŭ elektoj aŭ esploradoj ktp., ĝis pli alta grado ol infanoj en iu ajn lando. La knabinoj estas samaj kiel la knaboj k ili estas krom tio bel-distingaj; tiel malfacila kiel la vivo estas ĉi tie en Sovetio, tiu ĉi korespondanto estas preta aserti, ke neniu geknabetaro ie ajn fartas pli bone aŭ havas ŝancon iĝi pli bona civitano ol ĉi tie.

Oni parolas multe hodiaŭ pri Sovetia centraligado industria, regna planado ktp. kiel imitindaj aferoj por la kapitalista mondo, sed efektive gravas nur, kiel la sovetianoj edukas siajn infanojn, kiel la jezuitoj scias, k Lenin sciis, kiam li diris: “Donu al mi kvar jarojn por instrui la infanojn k neniu caro aŭ alia reĝimo estus elradikigonta miajn leciononjn”.

Valter Duranti. El la angla trad. Georgo Saville (1092).

POR NIA MEDITO

La Logiko

Tro da misteroj ĉirkaŭkovras la fenomenojn de la vivo por ke ilia priklarigo estu ebla nun. Oni nur povas diri, ke la aferoj okazas kiel se ĉiu el la diversaj elementoj: biologiaj, afekciaj ktp., kiuj konsistigas la estaĵojn, havus sendependan ekziston k estus submetataj al iu speciala logiko, se tiun terminon oni komprenas en la senco de determinita interligiĝo de la fenomenoj.

La biologia logiko regas la ciklon de la organisma vivo k de la bezonoj necesaj por ĝia konservado. La afekcia logiko direktas la sentojn k la instinktojn, kiuj kondukas nin. La kolektiva logiko kondiĉas la moralon k la socian vivon. De la mistika logiko naskiĝis la dioj k la kredoj. La intelekta logiko naskas la inventojn, kiuj aliigas la ekziston de la homoj.

Ĉar la diversaj cikloj havas siajn specialajn leĝojn, iu unika formo de logiko ne povus klarigi la produktojn de ĉiu el ili. De la fako de iu fenomeno al alia, la priklarigaj metodoj nepre devas ŝanĝiĝi.

Ĉe la bazo de la ekzistado troviĝas la organisma ciklo. Ĝi rilatas al la simpla egalo. La ĉeloj de homo, de rato, de birdo funkcias sammaniere per la influo de la vivleĝoj k precipe de tiuj du grandaj limigantoj de ĉiu ekzisto: la plezuro k la doloro.

En la ciklo de la afekcia vivo: sentoj, pasioj ktp., la egalo estas mal-

— paĝo 6 —

*pli kompleta, tamen ĉiuj estuloj tre similas ankoraŭ inter si. La amo, la malamo, la jaluzo, la kuraĝo, la sindonemo, renkontiĝas kun sama malvolviĝo ĉe kelkaj hejmaj bestoj kiel ĉe iliaj mastroj.*

Estas nur en la ciklo de la racia vivo, ke la diferenco, apartiganta la bestojn de la homoj, fariĝas granda. Inter la diversaj reprezentantoj de la homa speco, la intelektaj diversiĝoj estas same tre grandaj.

La racia logiko regas laŭ ekskluziva maniero en la eksperimentejo de la scienculo, sed ĝi malmulte influas sur la konduton de la individuoj k de la nacioj. Estas ĉefe la afekciaj, mistikaj k kolektivaj elementoj, kiuj kondiĉas ilian ekziston.

Sen la kono pri tiuj realaj instigiloj, estus neeble kompreni la vivon de la popoloj. La racio tre malofte direktas iliajn pensojn k agojn.

D-ro Gustavo Le Bon. El la franca tradukis Ponokrato.

MI VOLAS SCII . . .

La urbo Vieno, administrata de socialdemokratoj, dum la lastaj jaroj kelkfoje havis sindikatajn konfliktojn kun siaj tramistoj, ankaŭ plejgrandparte socialdemokratoj. Se la tramistoj postulis plialtigon de la salajro, la komunumo deklaris, ke tio sekvigos ankaŭ plialtigon de la tarifo. Laŭŝajne oni demandis la reprezentantojn de la laboristaro kiel ĉefan parton de la klientaro, sed la rezulto estis, ke plialtiĝis la salajro k — la veturprezo. Kompreneble la aliaj laboristoj ne povis atingi pli altajn salajrojn dum la nuna krizo, sed devis pagi la plialtigitan veturprezon. Tio tute ne kreis harmoniajn rilatojn inter la tramistoj k la aliaj laboristoj, ĉar la unuaj videble akiris avantaĝojn je kostoj de cetere pli malbone salajrataj industri-laboristoj.

Nun la situacio de la tramo pro akra senlaboreco tre malboniĝis. Senlaboruloj rajtas veturi senpage, do la tramo plendis pri malkresko de la enspezoj. Fine la direkcio proponis al la tramistaro 20 liberajn tagojn nepagatajn dum la venontaj 14 monatoj, aŭ konforman maldungadon. Sekvis vigla bruo inter la tramistoj, protestoj, plendoj ktp. (Ke la fabriklaboristoj plejmultkaze laboras nur 3—4 tagojn ĉiusemajne, oni ne atentis.) Laste la tramdirekcio voĉdonigis sian proponon inter la dungitaro (kiu privatkapitalisto agus tiel demokratece?) k du trionoj akceptis, unu triono malakceptis la proponon.

Kiel klarigi tian mankon da solidaro inter organizitaj socialdemokratoj?

F. S. (16 462).

SCIENCO K TEKNIKO

La materio de l’ universo en sia triformeco

La homoj bezonis centmilojn, eble milionojn da jaroj, antaŭ ol rimarki, ke ekzistas aliaj materioj ol la solidoj k la fluidoj. Nur en la 18-a jarcento oni ekscietis pri la ekzisto de aerformaj fluidoj, en la 19-a pri ilia transformiĝemo en fluidan staton. Hodiaŭ ni scias plencerte, ke la gasoj formiĝis el eroj sendependaj, disigitaj per larĝaj spacoj malplenaj, kiujn ili trakuras ĉiudirekte kiel multaj jetaĵoj, dum en la fluida stato tiuj ĉi eroj preskaŭ intertuŝiĝas, k ke la solidiĝo aperigas novajn fortojn, kiuj kunforĝas ilin solide inter si. En nia parto de l’ universo ni konstatas tiujn tri distingajn formojn de materio (solidojn, fluidojn k gasojn); sed la mondo estas granda k senfine varia. Studoj pri iuj partoj de l’ universo kondukas al tio plivastigi nian ideon pri la gasa stato.

Ĉiu korpo estas karakterizita per kriza temperaturo, trans kiu ĝi ne povus fluidiĝi, nek, malpli ankoraŭ, solidiĝi (hidrogeno ĉe —241°, oksigeno —119°, karbon-gaso +31°, kloro +146°, jodo +512°). Tiel eĉ ĉe ordinara temperaturo multaj gasoj povas esti kunpremataj senfine, sen ke iliaj molekuloj forlasas sian liberon. Tiel la oksigeno, sub premo de 1000 atmosferoj, posedas ankoraŭ la ecojn de l’ gasa stato, kvankam ĝia denso tiam estas supera al tiu de l’ akvo, sed la volumeno propra al ĝiaj molekuloj estas preskaŭ egala al tiu de l’ spaco, kiu ilin entenas, tiel ke ilia libero estas komparebla al tiu de personoj, kiuj estas premitaj ŝultro ĉe ŝultro ĉe iu manifestacio publika. Iliaj movoj do estas tre limigitaj, ne perdante la ritmon k aspekton, kiuj karakterizas la gasan staton; sed oni rajtas demandi sin, kia fariĝas tiu ĉi libero sub la premado terurega, kiu regas interne de l’ astroj. Ĉe la centro de l’ tero, ekzemple, tiu ĉi premo ne estas pli malgranda ol 1 600 000 atmosferoj k, aliflanke, ĉio permesas al ni kredi, ke la temperaturo tiea nombriĝas laŭ miloj da gradoj. Sed tie en la profundegoj ekzistas, kavajoj plenigitaj de gaso, oni ne bezonus treege miri, se ilia denso estus komparebla kun tiu de l’ plateno.

Oni povas eĉ supozi, ke ĉiuj specoj de materio, kiuj ekzistas en tiuj ĉi centraj regionoj de l’ globo, estas transe de sia kriza temperaturo; sekve, ilia reala stato estus tiu de gaso, sed tiel densigita, ke ĝia denso estus sesoble ĝis sepoble tiu de l’ akvo.

Rezultas do jeno: la gasoj estas malpezaj nur sub la plej malgrandaj de ni konataj premoj; sed ekzistas en la universo koncentrigaj punktoj de l’ materio, kie la premo k la temperaturo estas tiaj, k ĉi tiu materio povas ekzisti nur en la gasa stato, k kun denso komparebla al tiu de l’ ordinaraj solidoj: tia la Suno, kies denso meza, 1, 4, devigas konsenti pri materi-koncentrigoj ankoraŭ pli grandaj en ĝiaj profundoj.

La efiko de l’ mallongaj elektraj ondoj

La tre mallongaj ondoj, kiuj kalkuliĝas laŭ dekonmetroj, havas la kapablon elteni moduladojn ekstreme rapidajn, pro siaj altegaj frekvencoj. Nu, la rapida modulado estas nepra kondiĉo por la sukceso de l’ tele-vidado (vidado malproksimen): la distanc-vidado postulas fakte intens-variojn nombriĝantajn laŭ milionoj po sekundo. La tre mallongaj ondoj povas sin direkti per reflekto sur metalspegulojn. Oni do povos koncentrigi ilin en direktitajn faskojn. Energio laŭvorte plej malgranda (kvarono da vato, la energio de poŝlampo) kolektita en tian lumtenilon devas sufiĉi por sendi radiojn je centoj da kilometroj. De l’ monto Agel, apud Tulono, oni povos tiel telegrafi al stacio alte lokita sur la montoj de Korsiko k de tie al Sardio, de Sardio al Tunizio, tiam laŭlonge de l’ Atlaso al Maroko ktp. Eluzante tiun sistemon baziĝantan sur la ecoj de l’ mallongegaj ondoj, la nova telegrafio povus, kun malpli da kurento, ol konsumas la plej malgranda bulvarda lumtabulo, ĉirkaŭkuri la mondon. La telegrafaj fostoj povus malaperi . . .

La internacia Ligo por la nova Eduko fondas premion de 10 mil frankoj francaj, kiu estos atribuata al la “plej bona tutmonda kompendio pri la tuta edukado”. Por ĉiuj informoj oni turnu sin al la franca Grupo de nov-eduko, 41, rue Gay-Lussac, Paris (5), aldonante poŝtmarkon por respondo.

[REKLAMO p.6] JE LA NOMO DE L’ VIVO — Filozofi-lirikaj Fragmentoj — Originala verko de nia K-do E. Izgur — Enkonduko de E. Lanti — Antaŭparolo de N. Kruĉinin, Prezidanto de Tutukrainia Asocio de Proletaj Verkistoj k Prezidanto de Tutukr. “Proletkult” — 224 pĝ., 13,5×18 cm, abunde ilustrita. — La verko impresas forte per la muziko de sia lingvo, la potenca poezio kaŝita en tiuj proze skribitaj linioj, la harmonio de l’ mondbildo disvolvita laŭ profeta maniero, la sincereco kaj nekompromisemo, kun kiuj estas eldiritaj la ideoj karaj al la Proletaro. — Havebla ĉe nia Administracio: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 — Prezo: klasika eldono: bonega papero, bela kovrilo . . . . 2.— mk. g.

— paĝo 7 —

#### TRA ESPERANTIO

SENNACIISMO

Kiel bone sciate, la sennaciismo estas denuncata de la nuna C. K. de SEU kiel “etburĝa”, “kontraŭproleta” ideologio k per similaj kvalifikoj. Al tiu C. K. apartenas K-doj Demidjuk k Nekrasov, kiuj en junio 1922 ekeldonis en Moskvo la revuon La Nova Epoko. Ni opinias, ke niaj legantoj legos kun granda intereso la ĉi-suban artikolon de K-do Lanti kun la enkonduko de la Redakcio, kiuj aperis en la oktobra n-o (1922) de tiu revuo. Komentojn ni ne faros, ĉar ke ili estus superfluaj por ĉiu pripensema homo. Ni nur rimarkigu, ke kontraŭ la deziro de multaj K-doj la aŭtoro de ĉi tiu artikolo ĉiam kontraŭis al tio, ke la sennaciismo estu oficiale agnoskata de SAT. — Red.

En mezo de aŭgusto n. j. Moskvon vizitis nia ŝatinda kunbatalanto, redaktoro de “Sennacieca Revuo”, K-do Lanti (el Parizo). Li venis, komisiite de SAT por esplori la faktan staton de la demando pri L. I. ĉe Komintern, ĉar dum la lasta tempo idistoj multe fanfaronis en tutmonda komunista gazetaro, ke “ido estas akceptita en Komintern”.

Laŭ la oficialaj informoj, ricevitaj de K-do Lanti ĉe la Sekretariaro, la studkomisiono estas antaŭ kelkaj monatoj likvidita k Komintern akceptis nenian decidon rilate al L.I.

La fakta materialo, kolektita de K-do Lanti, aperos en proksima kajero de “S. R.”.

Dum trisemajna gastado de K-do Lanti ni havis oftajn okazojn pridiskuti kun li multajn gravajn problemojn pri novaj fluoj k metodoj de esperanta agado. Tiu persona kontakto kvazaŭ cementis la idean parencecon k proksimecon de SAT k de “La Nova Epoko”.

K-do Lanti verkis speciale por nia revuo la sublokatan artikolon, kiu montras rilaton de SAT al la ideo de sennaciismo.

SENNACIISMO

Al la “Novepokuloj”.

Vi petis, ke mi faru skizeton pri la direktividearo, kiu instigis la fondon de Sennacieca Asocio Tutmonda. Vian afablan peton mi ne povis rifuzi. Ĝin eĉ kun plezuro mi plenumas.

En la nova vortesprimo sennacieco kion ni enmetis? Multon k tamen nenion novan. Ni nur sisteme konkretigis ideojn, kiujn oni povas trovi en la verkaro de L. Zamenhof — kiu cetere mem ne elpensis ilin, sed trovis ĉu en la Biblio, ĉu ĉe antikvaj saĝuloj k filozofoj.

Ja, la Majstro kelkfoje diris, kion hodiaŭ alivorte ripetas tiuj, kiuj malkaŝe sin nomas “sennaciuloj”. Sed la aŭtoro de esp-o parolis timeme, kun certa sindeteno por ne malhelpi la unuajn paŝojn de sia naskito.

Ĉe la I-a Kongreso de esperanto diris jene la Majstro:

“. . . hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu tia tago, k grandaj k gloraj estu ĝiaj sekvoj!”

Nu, se ne plu estas Angloj, Francoj, Rusoj k Poloj, nediskuteble tiaj homoj povas esti nur sennacianoj . . .

Estas fakto, ke dum la kongresoj konsentas esp-istoj iomete demeti sian naciecon. Sed tio estas nur ĝis ia grado k mallongtempa.

Ni volas kontraŭe, ke tiu sennacieca sento, kiu iafoje aperetas en la esp. kongresoj, fariĝu daŭra k fakta. Ni volas zorgi por ke ĝi kreskadu k finfine sufoku la naciecon ĉe la praktikantoj de la internacia lingvo. Ni volas sentime primoki la personojn, kiuj asertas, ke esp-o ne celas detrui la naciajn kulturojn, sed kontraŭe povas eĉ utili por disvastigi nacian kulturon eksterlanden. En tiu aserto estas konstateble, unu fojon pli, ke ĉiu patrioto, eĉ kiam li estas esp-isto, ĉiam k ĉiel celas al konkerado ĉu morala, ĉu spirita, ĉu fakta de aliaj nacioj, k en tio kuŝas la danĝero de iaj ajn patriotismo k nacia sento.

Estas tamen fakto, ke esp-o ne celas fordetrui la naciajn kulturojn. Esp-o celas nenion; ĝi estas nur ilo; ĝi ne povas esti alio. Sed esp-o estas nebezona ilo por propagandi nacian kulturon, dum ĝi estas nepre necesa por kontraŭbatali tiaspecan ideologion.

Senpripensuloj estas tiuj internaciistoj, kiuj ne atentas la mondlingvan problemon; same senpripensaj estas tiuj naciistoj, kiuj propagandas k uzas esp-on. Se vera Internacionalo ne povas ekzisti sen komuna lingva interkomprenilo, same ne povos ekzisti nacia kulturo, kiam internacia lingvo estos tutmonde uzata por ĉiuspecaj kulturaj laboroj. Okazos pri la naciaj lingvoj je la monda skalo, kiel okazis jam pri diversaj dialektoj je la nacia skalo, kiam unu el ili fariĝis la oficiala porkultura lingvo. Nedubeble post jarcentoj la naciaj lingvoj fariĝos dialektoj k la mondlingvo estos ĝenerale uzata en ĉiuj fakoj de la scienco k kulturo.

Per tia ĝenerala tutmonda uzado de komuna lingvo la naciaj kulturoj fandiĝos en universalan kulturon, vere humanan k sennaciecan.

— Kaj tio estos bonega . . .

Ĉu ni devas senage, fataliste atendi tiun antaŭvidatan realaĵon? Certe ne. Ni devas senprokraste uzi esp-on por embrie funkciigi societon, kiel estas esperinde, ke funkciu la tutmonda socio.

Kiel tiucele ni jam povas ebligi tiun embrian funkciadon? Kiel ni povas utile uzi esp-on?

Se ĉiuj telefonaparatoj ne estus kunligitaj per multnombraj fadenoj, ili ne povus utili. Same okazas pri esp-o, se oni ne havas la eblon uzi ĝin kun esp-istoj el ĉiuj partoj de la terglobo.

Per eldono de Adresaro SAT unue ebligas tiun utiligadon de esp-o. Due ĝi instigas al kiel eble plej ofta kontakto inter ĉiuj siaj membroj, por tiele kreskigi en ili sennaciecan senton.

Ni ne estas revemuloj, opiniantaj, ke jam ekzistas sennaciuloj. Ni tro konscias la pezan tradician ŝarĝon, kiun ni kuntrenas. Sed ni volas nin liberigi de tiu ŝarĝo, k tiucele jam penadas.

En la kongresoj de SAT neniu parolas kiel reprezentanto de iu ajn nacio. Arbitre ni disdividis la terglobon laŭ geografiaj sektoroj; k en la organizsistemo ĉiel eble ni penis forigi naciaĵojn.

Jam nia organizo vekis grandan intereson en multaj landoj. Eĉ lia ministra moŝto, Léon Bérard, malpermesis la instruadon de esp-o en ĉiuj lernejoj de Francio, sekve de la agado de la SAT-anoj. Nu, ĉu tiu lasta fakto ne montras la devon al ĉiuj, kiuj volas uzi esp-on ne amatore, dande, sed por noblaj celoj k idealo?

Esperantistoj el ĉiuj landoj SAT-aniĝu!

Moskvo, 31. aŭgusto 1922.

E. Lanti.

Hokokruco — SAT-insignoj!

Ĉu mi freneziĝis por apudmeti nian ŝatatan insignon ĉe la faŝista, fisentojn elvokanta hokokruco? Kion mi arogas! Mi devas al vi fari teruran konfeson, karaj Gek-doj. Mi, longjara SAT-ano, apartenas nun al la hokokrucula sekto. Aŭskultu!

Vi ĉiuj scias, ke depost la pasintjara parlamentbaloto en Germanio kiel fungoj kreskis el la tero tiu de ni tiom “ŝatata” bando. “S-ulo” jam tre ofte citis la heroajn farojn de tiuj etcerbuloj. Kiel cimoj en malriĉula kabano ili vidiĝas sin multnombre sur la stratoj, elmontrante eĉ fanfarone la antisemitan (cetere “semitan”) hokokrucon sur siaj heroaj brustoj. Per sia

— paĝo 8 —

“Hajl”(vivu!)-saluto ili opinias honori ĉiun portanton de l’ pogrommedalo. Mia koro batis kiel ĉevalpiedo, kiam mi ekspertis esti salutata kiel hokokruculo¹. Jen sennaciulo baptiĝis vole-nevole nacisocialisto! Mi nun estas konsiderata kiel Hitlerano k ne plu devas saluti per “bonan tagon”, “ĝis revido”, sed nur krii “Hajl”! Kiel povis tio okazi? Ekzamenu mem! Nia SAT-insigno efektive aspektas, vidata iom el malproksimo, kiel hokokruc-insigno. Aliel mi ne estus tiel ofte salutata, eĉ tre ceremonie per alten levita mano k “Hajl”-krio. Aŭ ĉu ni SAT-anoj meritas specialan estimon de niaj ĉefmalamikoj, la “faŝistoj”? Antaŭ nelonge mi eĉ fariĝis preskaŭ viktimo de surpriz-atako de komunistaj K-doj. Mi ĝojis finfine povi daŭrigi mian dimanĉan promenon sen disŝirita vesto k ŝvelinta okulo. Ili ja ankaŭ suspektis min kiel hokokruculon . . .

Mi konsilas plej baldaŭ eldoni novan SAT-insignon k proponas, ke ĝi similu aspekte la germ. LEA-insignon; ĝia diametro ne estu tiom granda; verda stelo sur terglobo kun enskribo: SAT k ESPERANTO. Globinsigno aspektas certe pli internacie ol insigno frape similanta la hokokruculan pogrommedalon. Mia deziro estas samtempe tiu de multaj sinceraj SAT-anoj.

Buna (3789).

¹ Tion certe ne antaŭvidis K-do Muravkin, kiu elpensis la modelon por tiu ĉi SAT-insigno!

XI. Kongreso de SAT en Amsterdam (Nederl.)

2.—7. aŭgusto 1931.

5-a Komuniko

Salutvespero okazos sabaton vespere, je 1. aŭgusto, 20-a horo, en konstruo “Concertgebouw”; kunlaboros VARA-orkestro, k la programo estos radie disaŭdigata.

Fakkunsidoj okazos: lunde, je la 20-a h.: LEA-oj. Marde, je la 14-a h.: Junularo. Merkrede, je la 20-a h.: Socialista k komunista frakcioj. Ĵaŭde je la 14-a: Liberpensuloj.

Por la junulara kunsido oni sin turnu al K-dino Annie Duif, v. Spilbergenstr. 22 h., Amsterdam W.

Fakestroj, kiuj deziras aranĝon de kunsidoj, sin tuj anoncu, por ke ni povu konservi por ili kunvenejon.

O. K. K.

Proponoj al la XI-a Kongreso

3

a) En ĉiu urbo, kie troviĝas 5 aŭ pli da aktivaj SAT-anoj, oni organizu oficialan SAT-Grupon. b) Ĉiu Grupo faru subleĝojn, kiuj konformu al la specialaj ĉirkonstancoj aŭ kondiĉoj horzonaj k lokaj, sed tamen neniu el tiuj reguloj iel kontraŭstaru la SAT-Statuton. c) Ĉiu Konsilanto estas respondeca, ke la Grupoj en lia aŭ ŝia horzono funkciu laŭ la Statuto k ĝiaj subleĝoj, ankaŭ ke la subleĝoj estu laŭstatutaj. En mala okazo li provizore eksigu aŭ eksoficigu la kulpulojn aŭ kulpulon k li devas tuj raporti la koncernan aferon al la P. K. por ties fina decido. d) Ĉiuj Grupoj en ĉiuj horzonoj sendu ĉiutrimonate delegitojn al centra horzon-loko, por ke tiuj kunvenu k decidu pri farendaĵoj SAT-profitaj en siaj horzonoj. e) Tiom longe kiom landoj aŭ nacioj ekzistas, se estas pli ol unu horzono en nacio, ili kune havu ĉiujaran kongreson por decidi pri farendaĵoj SAT-profitaj, kiuj, pro la ekzistantaj lim-baroj, pli malpli akordiĝas. La ambaŭklasaj delegitoj estu instrukciataj pri siaj farotaĵoj de siaj respektivaj Grupoj. f) Ĉe la ĉiujaraj kongresoj oni elektu delegiton aŭ delegitojn, kun instrukcioj al la ĝenerala SAT-Kongreso. Ĉiu kongresano havu unu voĉon, krom tiuj de la apudaj horzonoj aŭ landoj k, kompreneble, la horzono aŭ lando mem, kie troviĝas la Kongreso; la kongresanoj de tiuj horzonoj ne havu pli da voĉoj ol 10 por ĉiu horzono, kiu reprezentas 200 anojn aŭ malpli k ne pli ol 20 voĉojn por ĉiu horzono, kiu reprezentas pli ol 200 anojn. Ĉu oni mem pagas por sia vojaĝo k aliaj elspezoj aŭ la membraro de la koncernaj horzonoj, tion decidu ties membroj, aparte, laŭ sia propra financstato.

Georgo Saville (SAT-ano 1092).

4

Oni aldonu liston, en la Jarlibro, de la matrikuloj en numera ordo, kun la nomo de la urbo de ĉiu ano. N. Heuschen (8 094).

5

Por solvi la monaferon de SAT, oni presigu Jarlibron k “S-ulo”n en Moskvo. N. Heuschen (8 094).

6

Aktivaj membroj de SAT ne estas devigataj nepre aboni “S-ulo”n, sed nur aboni ĝin laŭpove. N. Heuschen (8 094).

7

La Jarlibro aperu nepre dum januaro. N. Heuschen (8 094).

8

Oni ŝanĝu artikolon 11 de l’ Statuto jene: a) . . ., k ĉiu sektoro rajtas je tri konsilantoj po mil membroj. N. Heuschen (8 094).

Esperanto servas en Bruselo

La 6-an de junio okazis en fervojista sindikatejo parolado pri la baldaŭa lab. Olimpiado Viena. Oni prezentis filmojn k gegimnastikulojn irontajn al Vieno. Samtage alvenis en Bruselo naŭ esp. fervojistoj Vienaj. Ili ĉeestis tiun kunvenon propagandcele k unu el ili alparolis la ĉeestantojn esp.-lingve. Li informis ilin pri profesiaj aferoj k salutante ne forgesis propagandi por esp-o. Tradukis francen K-do V. Aelst. Bone efikis tiu aranĝo, kiun ni ŝuldas al senlaca klopodemo de K-doj Lebacq k Basteels. 155.

2. Laborista Olimpiado

La esperantistoj vojaĝontaj al Vieno (ĉu unuope, karavane, aŭ per eksterordinara vagonaro) por viziti la 2. Laboristan Olimpiadon (19.—26. julio) estas petataj ornami la vagonojn dum la veturado per floroj, niaj flagoj, insignoj ktp. por atentigi la loĝantaron al esp-o k Olimpiado k por la socialismo entute. Ni opinias, ke tio estas bona k facile farebla propagando por niaj celoj. Ni atentigas vin, ke en Vieno en ĉiu stacidomo k distrikto estas akceptejo k informejo.

Estraro de Aŭstria Lab. Ligo Esperantista.

Helpu varbi!

Sendu PK, L, gaz. il. ktp., kiujn ni uzos por ekspozicio k propagando en urbo Haarlem. Ĉio estas rekompencota k ĉiu letero respondota. Skribu al: K-do I. Schoon, Berkheyde str. 30, z, Haarlem (Nederlando).

TRA LA MOVADO

KRONIKO

BRITIO. La Jarkunvenon de Brita LEA, okazinta 10-an de majo en Derby, ĉeestis preskaŭ 40 Gek-doj. Oni elektis K-don Sulski kiel prezidanton, H. Clayton (Ŝefild) kiel organizanton, K-don Stej (Bournemouth) kiel redaktoron de l’ Bulteno. Sekretario: S. J. Smith, 36, Womersley Rd., London N. 8. En 1932 la kunveno okazos en Manĉestro (Manchester). (Ni ĉerpas tiun ĉi noton el la Bulteno de BLEA, ĉar ni ne ricevis raporton de iu el la resp. K-doj. — Red.) Al la SAT-Kongreso veturos karavano aranĝota de K-do Sulski (Lond.), kiu forlasos Liverpool-stacidomon je la 1-a de aŭg. matene. — GERMANIO. • Stuttgart. En majo usona K-do Veder paroladis en SAT-kunveno pri “lab. mondproblemoj”. Interese li raportis pri vivo en Usono k speciale la tiea lab. movado. Ankaŭ li tre objektive pritraktis la nunan krizon en la lab. esp. movado. Poste okazis vigla diskutado. Estus dezirinde, se la SAT-anoj pli ofte havus eblon bonvenigi k aŭskulti eksterl. K-dojn, por persone interkonatiĝi k tiel estigi kontakton kun la klasgefratoj el tuta mondo. Ĝis revido, K-do Veder, en Amsterdam! (SAT-Rondo Stuttgart.)

NIA POŜTO

16 504. — Jarlibro 1931 ne jam aperis. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

FINLANDO

F-ino S. Lehto, Poste restante, Abo, interŝ. jubile- k bonfar-markseriojn.

GERMANIO

Allo, belgiaj K-doj! — Kiu povas peri al mi ian laboron en Belgio? Kian laboron estas egale. Belgan vizon mi havas. Adr.: Gustav Zufall, Ihringhausen b. Kassel.

K-do Willy Matthes, Bischofsweg 39/II, Dresden-N., kĉl, L, PK, PI.

— LEA-Grupo Ffm. dez. solidarajn salutleterojn kontraŭmilitajn por manifestacio, okazinta 1. 8. Adr.: K-do Curt Nissen, Landgrafenstr. 20, Frankfurt/M.

NEDERLANDO

K-do M. B. Laporte, Zoetewoudscheweg 80, Leiden, dez. rilatojn, prec. kun K-doj el Oriento, interŝ. artobjektojn k. a., L. Nepre resp.

K-do Joh. H. Marse, Levendaal 26, A., Leiden, interŝ. PI, PM kĉl. Nepre resp.

PORTUGALIO

K-do Antonio Henriques, r. Creche 30-3-0, Lisboa, kĉl, pri ĉ. temoj.

[REKLAMO p.8] Esperantista Libertempejo — 13 km. de Nice. Suno tutan jaron. Plena pensiono en domo de 5½ mk. g. Ekskursoj, nekare. Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu al: K-do Yelland, Aspremont apud Nice (Francio).

ENHAVO

paĝo
Pri rasaj antaŭjuĝoj 305—06
Ĉu la burĝa respubliko povos vivi en Hispanio? 306
Tutmonda krizo en la agrikulturo 306—07
Sen laboro 307
La klasbatalo tra la mondo 307—08
La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon 308
Diversaj opinioj pri abort-paragrafo 308
Pri infaneduko en Sovetio 309
Por nia medito 309
Mi volas scii 310
Scienco k tekniko 310
Tra Esperantio 311

Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)

N-ro 352, 2-a de julio 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

7-a JARO, N-o 352 — LEIPZIG, 2. / 7. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

VATIKANO K FAŜISMO

La konflikto inter la itala faŝismo k la Vatikano estis antaŭvidita. La faŝismo stariĝis, en sia tuta kutima ŝovaĝego, kontraŭ la nekontesteblaj provoj de l’ Vatikano por firmigi la estrecon de l’ papo super la lando k prepari la reg-anstataŭon de l’ klerikala reakcio al la regado de l’ faŝista diktatoreco. Kontraŭ tio la faŝismo leviĝis. Kiuj kredis pri interakordo de ambaŭ potencoj, tiuj plene trompiĝis. Eĉ se okazos dum ioma tempo diplomatiaj trankviliĝoj, la konflikto fatale reekestos k daŭros ĝis la malvenko de l’ faŝismo.

Antaŭ du jaroj Musolini, kiel oni memoras, klopodis marĉandaĉi kun la eklezio por havi ĝian kunlaboradon ĉe la daŭrigo de l’ diktatoreco. Tial la eklezio povis akiri konsiderindajn privilegiojn, kiaj la duma restarigo de l’ papa ŝtato, la starigo de eklezia kontrolo en la familia k lerneja vivo, la rajtigo al ekzisto k agado de l’ Vatikana asocio “Katolika Agado” en tiu lando, en kiu nenia politika asocio nefaŝista plu estas tolerata.

Musolini trompiĝis krude pri sia potenco. Eble li opinias, ke ĉio reordiĝos, kiam liaj specialaj taĉmentoj estos atakintaj kelkajn preĝejojn, monaĥejojn k katolikajn klubejojn, k liaj prefektoj likvidintaj kelkajn dekojn da sekcioj de “Katolika Agado”. Sed kiel li povus refariĝi la pli forta, post kiam li lasis libere elverŝiĝi la fluon de katolika mistikismo sur la tutan landon, ĉar sen tio li ne povis solidigi la diktatorecon k la teroron?

Milion-ekzemplere libroj — monopolo de l’ Ŝtata Librejo — disvastigis en la familioj la doktrinon de plej vatikana katolikismo. Centoj da procesioj k ceremonioj, kiuj en Italio de-post dekoj da jaroj ne plu okazis, movas la amasojn, grupigas ĉirkaŭ la eklezio esperojn k projektojn, volojn k interesojn, kiuj ne estas ĉiuj ekskluzive religiaj. La gazetaro sekvas en la sulko. Multaj mastroj profitas el

[BILDO p.1 | 31,44,65,75] Karikaturo: la papo sidas en malgranda kupolhava budo kun malfermita pordo, kaj Musolini ŝteliras al ĝi, antaŭ granda prizonkonstruaĵo kun kradaj fenestroj.

La sola politika malliberulo en Italio, kiu reakiris sian liberon.

tio; k precipe la terposedantoj, kiuj vidas reveni en Italion la oran epokon de l’ kamparana submetiĝo subtenata cetere de la pliampleksiĝo de l’ senlaboreco, la salajra mizero k la perfekta interkonsento inter la almozantaj pastroj, kiuj predikas, k la almozoj, kiuj malnobligas.

La konduto nuna de l’ faŝista registaro mem estas pruvo, ke de nun Musolini estas la pli malforta. Estas ordonite, al la italia gazetaro, ke neniu vorto estu presata pri la heroaĵoj de la taĉmentoj senditaj al atako de preĝejoj k monaĥejoj. Sen la eksterlanda gazetaro oni nenion scius pri tio. La “Roma Observanto” (Osservatore Romano) diris ĉion, kion ĝi volis, ĉar ĝi estas vere ankaŭ ĵurnalo presata en eksterlando — la Vatikana Civito — kvankam en itala lingvo! Post tio la faŝista registaro kiel unua volis decide ekfini la polemikojn, dum la papo daŭrigas ne malpli protestadi: k en kia tono k kun kia resonado!

Musolini mem ne sciis antaŭvidi, ke la taĉmentoj atakjetitaj kontraŭ preĝejojn k monaĥejojn laborus profite al la papo, regrupigante ĉirkaŭ la papregado la simpatiojn de l’ internacia mondo, kiuj estis tre malfortiĝintaj antaŭ la vere tro senhontaj familiaraj rilatoj de l’ papeco k de l’ faŝismo.

Oni povas esti certa: fidela al sia tradicio, la papo ne kuraĝigos al malkaŝa batalo; sed li ne lasos trankviliĝi la konflikton: li povas tro multe gajni el ĝi.

Italio fakte eliras iom post iom el la stato de duonsveno, en kiun falas individuoj k kolektivoj sub la batoj de bruta atakego, kiu ilin teren ĵetas, ilin mortigas, ilin piedpremas. Ĝi reekvivas eĉ sub la diktatoreco. La sekrete eldonataj folioj k gazetoj, kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ estis apenaŭ distribueblaj, estas hodiaŭ avide postulataj k dezirataj.

La ekonomia ruiniĝo k la esenca malkapablo de l’ reĝimo disŝiras la socian organismon italian; la mekanismo de l’ diktatoreco mem estas, tieldire, malĝustigita. Post aliaj do la katolikoj relevis la kapon k la papo komprenis, ke li tro intimiĝis en “danĝera ligo” kun la faŝismo. Sekve la faŝismo devis elekti: ĉu toleri k lasi

— paĝo 2 —

314 — SENNACIULO

sin superregi, aŭ reagi k doni al si la iluzion resti la pli forta. Kompreneble estis laŭ ĝia naturo fari ĉi lastan kun sovaĝo. Sed li nun puŝiĝas kontraŭ vekiĝanta Italio samtempe, kiam la papo protestas. Ŝiru falas kiel vera heroo, k ses intelektuloj elpaŝas kun tia fiero antaŭ la Speciala Tribunalo, ke ili ricevas malpli brutan kondamnon, ol oni devis timi.

Sed ĉu oni devus konkludi el tio, ke fakte formiĝas unuanima kontraŭstaro kontraŭ la Musolini-a reĝimo en Italio k ke ĝi per unu bato baldaŭ renversiĝos? Certe ne. Tamen estas interese konstati, ke la faŝismo ne plu estas ĉiopova kiel antaŭ nur du jaroj; pro tio la papo ne plu volas kompromiti la eklezion per plua troa ligiĝo kun pereonta reĝimo.

Kompiltraduko de Geber

Senlaboreco ĉe germanaj ministoj

Giganta nombro da senlaboruloj en la tuta mondo, kvin milionoj en Germanio. Nombro, kiu signifas mizeron, larmojn k oftajn sinmortigojn ĉe laboristaro k malriĉa kamparanaro. Legante burĝajn gazetojn, oni trovas malgraŭ okulfrapanta popolmizero, ofte primokojn al la senlaboruloj. Jen artikolo, ke la laboristoj eĉ ne volas labori, en kiu estas argumentite, ke kelkiuj senlaboriĝis pro kontraŭstaro al siaj ekspluatistoj; alie estas presite, ke la senlaborula subvencio estas sufiĉa, ja eĉ tro alta, ĉar laŭ preciza oficiala statistiko homo per 3,74 mk. g. (= ĉ. 0,90 dol.) povas vivi tutan semajnon. Alipaĝe oni legas pri sinmortigo sur relvojo, en rivero, lago, pendigo sur arbo, k jen artikolo, ke oni trovis familion infanriĉan, kiu manĝas terpomŝelojn. Sed vane oni klopodas trovi trafan konkludon pri la kialo. La burĝaro bone scias la kialon k pro tro longa toleremo de l’ popolo riskas eĉ mistifiki ĝin. Burĝo malkonas la konsterniĝon en familio, kiam la patro deprimite venas hejmen sciigante, ke li senlaboriĝis. Nenia burĝa gazeto presas pri tiaspecaj suferoj de familio tiel trafita (ofte eĉ la filojn, laborantajn eble en sama laborejo kiel la patro, samtempe trafas la sama sorto).

Ne skribante pri multaj tiaj al mi konataj kazoj mi preferas priskribi la evoluon en la minejo, kie mi post 11-jara okupo je 15. marto 1931 senlaboriĝis. La minejo Velhejm estas moderna karbminejo en Rur(Ruhr)-regiono. Antaŭ jaro laboris en ĝi proks. 2700 ministoj. Komenciĝanta krizo kaŭzis unue oftajn lokaŭttagojn (semajne 1—2). La administracio maldungis kelkcent ministojn dum kelkaj monatoj. Tamen la karbproduktado ne malmultiĝis, tute male. Ju pli da maldungoj k lokaŭttagoj estis, des pli estis ekspluatataj la ministoj per minaco je maldungo. Sekve la produktado fakte restis samnorma, eĉ pligrandiĝis. Ne sufiĉis salajra malaltiĝo pro la lokaŭttagoj, ankaŭ estis diktata pli malalta pago po vagoneto da produktenda karbo. Kiu ne konsentis aŭ ne povis liveri la postulitan kvanton, eble pro malbonaj kondiĉoj laborlokaj, al tiu la ĉefministo (majstro) rigore deklaris, ke, se li ne volas, li estos maldungata k aliu certe plenumos tion, kio estas postulata. Tiel ĉikanitaj k timigitaj la laboristoj fakte estis nur pro tio, ke ili ne estis k estas unuecaj.

La ekonomia malbonstato pliakriĝis k dum sekvantaj monatoj denove estis maldungataj en somero 300, en aŭtuno 500 ministoj. Por maldungo estis elektataj unue la konataj klaskonsciaj laboristoj, fraŭloj, ne ĉe la minejo loĝantaj personoj k malsanetuloj. Denuncantoj k fidelaj al la administracio parazitoj ne estis maldungataj k certe ne estos, ankaŭ se estas inter ili fraŭloj k seninfanaj edzoj. Mi konas plurajn maldiligentulojn en la minejo dum tempo de plena intensa raciigo.

Pasis la vintro k ree okazis maldungoj. Dume la laborado en la minejo fariĝis neeltenebla; kelkaj amasakcidentoj okazis lastjare en germanaj minejoj, k kiel ministo oni vere miras, ke ne okazas pli da ili. Plej ofte malbona aertrablovo k manko je ligno por apogi la plafonon, estas regulo. Ŝparado je ĉiaspecaj necesaĵoj k la sekvo estas amasiĝo de minejgasoj k nur vivdanĝere trapaseblaj galerioj. En laborlokoj ofte ne estas eble sekurigi sin. Kiam poste la plafono rompiĝas k haltas la laboro, la ĉefministo kulpigas la ministojn, ĉar ili ne sekurigis, kvankam ili plej ofte eĉ ne havas tempon por manĝi buterpanon.

Pro simila afero mi senlaboriĝis. En mia laborloko, kie ankoraŭ 20 aliaj ministoj laboris, iun tagon ankaŭ pro ŝparema sekurigo la plafono kun bruega krako rompiĝis k malleviĝis tiom, ke rompiĝis ĉiuj traboj k apogiloj. Ĉar nun ekestis vivdanĝera situacio k ne plu eblis labori, ni rifuĝis al pli sekura loko kunportante niajn rapide prenitajn laborilojn. Sed ho ve, samtempe alvenis la inĝeniero, kriegante k furiozante. Li ordonis tuj daŭrigi la laboron. Neniu obeis, k al lia kriado aliu k mi respondis, pledante, ke ni ne emas akcidenti. Pro tio li preskaŭ freneziĝis. Fine ni buŝe interdisputis. Ju pli laŭte li alkriis nin, des pli laŭte ni respondis jam sciante, ke tio por ni ambaŭ signifas maldungon. Konsekvence ni ricevis ĝin —, ne tuj, sed du semajnojn pli malfrue, pretekste de la “malbonstata karbodebito”. Mia kazo ne estas escepto. Preskaŭ ĉiutage trafas tiun aŭ aliun la maldungo. Tiel estas la ceteraj klaskonsciaj laboristoj forigataj, pri kiuj la administracio ĝis nun ne sciis aŭ kiuj nur tolerate laboris pro bona kvalifiko. El 2700 ministoj laboras nuntempe 1200 k la ceteraj estas senlaboraj. La ekonomia krizo ankoraŭ pliakriĝas k malgraŭ la 1500 maldungoj la lokaŭttagoj restas samoftaj.

Preskaŭ ĉie en Germanio tiel estas trafitaj la ministoj de la krizo. Nur la laboristaro mem povos helpi al si konstruante socialisman sociordon.

N. Mungai (15 025), Bottrop.

Ĉu ankoraŭ kapitalismo?

Kapitalistoj oftege plendas pri “enmikso” de la ŝtato en “siaj” aferoj. Ili malvolonte pagas impostojn, ili kontraŭbatalas sociajn leĝojn, ili volas esti “liberaj” — por senĝene ekspluatadi la proletan klason. (Nur ŝtatan ŝirmon per doganoj ili toleras.)

Sed kio okazas, se granda entrepreno, giganta banko alproksimiĝas al bankroto? Ekzemple en Aŭstrio la bankego de la konata riĉulo Rotŝild havis egan deficiton k preskaŭ estis ruinigita. Kaj — tuj la registaro rapidis helpi al la kompatindaj akciposedantoj, donacis sumegon por “savi” la industrion, dependantan de la banko. Por senlaboruloj mankas mono, sed la bankojn la ŝtato devas “apogi”. La protestojn de la socialdemokrata partio oni ignoras. Cetere estas konsiderinde, ke dum antaŭmilitaj jaroj, kiam ekzistis la vasta, riĉa aŭstria monarkio, Rotŝild subvenciis la ŝtaton; nun iras Rotŝild almozpeti al la malgranda, mizera respubliko…

Tio ne plu estas kapitalismo! Se la kapitalistoj volas libere mastrumadi, ili ne postulu ŝtatajn subtenojn. Ili mastrumu k bankrotiĝu! Se vendisto aŭ butikisto ne povas pagi siajn ŝuldojn, li devas fermi sian negocejon. Se laboristo aĉetis vestaĵon k ŝuldas partopagojn, oni forprenas de li la varon aŭ enkarcerigas lin; neniu “apogas” lian krediton. Kial tio ne ankaŭ validas por grandkapitalistoj? Kial? Ĉar la burĝa ŝtato per ĉiaj rimedoj klopodas daŭrigi la kapitalisman sistemon, eĉ per trompo k uzado de tutpopola mono. La kapitalismo transformiĝas en oligarkion de la reganta burĝa klaso.

F. S. (16 462).

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 315

La ĉefurbo de l’ Mez-Azia Respubliko

Mi veturas al Taŝkento… Horo post horo forpasis, ĝis post proksimume tridekhora veturado la celo estis atingita… Miaj amikoj sieĝas min de ĉiuj flankoj. Post kelkaj minutoj mi trame atingas Taŝkentan hotelon. Ĝi estas bonorda. Telefono en ĉambro. Unuaklasa restoracio. Oni parolas diverslingve.

Taŝkento estas la plej granda urbo de Meza Azio k ĉefurbo de Uzbeka

[BILDO p.3 | 8,24,35,40] Foto de granda moskeo kun alta arkaĵa portalo kaj kupoloj; antaŭe kameloj kaj homoj.

La moskeo

Socialista Soveta Respubliko. Kelkaj informoj pri ĉi tiu lasta: ĝi estas starigita la 5-an de decembro 1924, sur la teritorio de l’ antaŭaj Turkestana, Buĥara k Ĥoresma respublikoj. La teritorio de Uzbeka SSR kuŝas apud Persio k Afganio. La plej alta potencorgano de l’ respubliko estas Centra Ekzekutiva Komitato, konsistanta el laboristaj, deĥkanaj¹ k aliaj deputatoj. Ĉefa plenumanta k administranta organo estas la Soveto de Popolaj Komisaroj (Sovnarkom).

Nuntempe la Uzbeka SSR areas ĉ. 194 236 kvadrat-kilometrojn k havas 4 395 161 loĝantojn, el kiuj uzbekoj estas 72,4 %, taĝikoj — 11,1 %, rusoj — 4,4 %, kazakoj — 3,2 %, kirgizoj — 2,5 %, turkmenoj — 0,4 %, aliaj — 5,6 %. La respubliko konsistas el 11 distriktoj kun jenaj grandurboj: Taŝkento 313 000 loĝantoj, Samarkand 101 365, Andijan 72 249, Namangan 72 469, Kokand 68 426.

Pro la varmega k dum pluvoperiodoj malsaniga klimato okazas ofte epidemioj (malario, flava febro, tifo) ĉi tie, kiuj de tempo al tempo rikoltas centojn da viktimoj. La urba estraro provas starigi ordon koncerne la puron, sed ne sukcesis. La indiĝenoj de l’ Taŝkenta regiono ne facile forlasas siajn morojn, nome vivadi en senzorga malpuro.

Tuta Taŝkento konsistas el du partoj: “Malnova” urbo, kie vivas la indiĝenoj, k “Nova” urbo (centro), kie loĝas la rusoj k troviĝas ŝtataj institucioj.

En la centro de Taŝkento de la frua mateno ĝis malfrue en la nokto ondas la trafiko. Estas multe da tramoj, kiuj bonege helpas al pli bona ordigo de la trafiko. Ĉe anguloj kooperativaj butikoj vendas bieron, vinberojn, persikojn, abrikotojn k. a. Jen laŭlonge de l’ ĉefstratoj troviĝas belaj magazenoj. La prezoj por manĝaĵo estas sufiĉe altaj.

En la strato antikvaj veturiloj de deĥkanoj miksiĝas kun novtempaj tramoj k aŭtomobiloj. Ĉe stratanguloj indiĝenoj-milicanoj reguligas la trafikon trankvile k sekure.

Dum mia restado en la urbo Taŝkento mi vizitis grandan moskeon. Ĝi estas tre arta k belaspekta, kun diversaj ornamaĵoj. Oni povas libere eniri la diservejon. Ĉiuj ĉeestantoj estas vestitaj per ĥalato (longa vestaĵo) el diverskolora ŝtofo. La manojn ili tenas sur oreloj k plektas la brakojn sur la brusto. De tempo al tempo ĉiuj riverencas. La kapoj kliniĝas. Dum la tuta diservo oni aŭdas unutonajn petegkantojn: Alla-bis-mal-a! ktp. La diservo daŭras proksimume du horojn kun kelkaj paŭzoj.

Virinoj ne povas eniri tiun ĉi lokon. Dum jarcentoj la virino en Mez-Azio estis humila sklavino de sia edzo. Dum la infanaĝo ŝi obeas la patron k la fratojn; depost la edziniĝo — la edzon, k vidviniĝinte — la plej aĝan filon. Nemulte da tempo pasis depost ekŝanĝiĝo de tiu stato. La virino — tiu objekto de vendo-aĉeto — komencas nun elpaŝi sur la socian arenon. Ŝi jam povas registri multajn venkojn. La hodiaŭa virino en Mez-Azio sidas ĉe lernotabloj. Oni konas jam multajn virinojn kiel kuracistojn, juristojn, inĝenierojn. Jam ekzistas bank- k kontor-oficistinoj, presistinoj, ĵurnalistinoj. Kun unu ĵurnalistino mi vizitis presejon de l’ Taŝkenta “Vero de Oriento” (Pravda Vostoka). Ĉi tiu presejo konsistas el vastaj laborĉambroj, kun grandaj multan lumon enlasantaj fenestroj. Por ĉiu laboranto ekzistas sufiĉe da spaco por senĝene labori. Inter aliaj vidindaĵoj, kiujn mi rimarkis dum mia restado en Taŝkento, mian atenton tre altiris iu moderna ĵus finkonstruita fabriko, kiun mi vizitis kun esperantista laboristo. La tuta fabriko vivas kiel unu komuna kolektivo. La laboristoj sentas, ke ili konstruas k laboras por si mem, same kiel por la tuto…

Post mia restado en Taŝkento mi komprenis, ke nur malmultaj jaroj sufiĉos por doni al tiu azia urbo la aspekton de moderna urbego… Taŝkento, adiaŭ!

Boris N. Kameŝkov, Buguruslan.

¹ deĥkano = indiĝena kamparano.

La venko de Turksib

Tra sovaĝa regiono estas elmetita rel’. Oni finkonstruis vojon por kultura granda cel’. Pro giganta peno homa jam troviĝas la lini’ inter Turkestano sude, kaj pli norde Siberi’.

La fervojo tre rapide per gelaborula fort’ estas bone konstruita por vojaĝoj k transport’. Gravaj baroj, stepa sablo kune kun montara rok’ devis cedi siajn lokojn en la voj’ de l’ novepok’.

Sur la konstruita vojo rapidegas nun ekspres’. Estas sociala fronto Sovetia en progres’. La malnova sociordo falas pro la nova nur, kaj en urbojn k kamparon ekpenetras la kultur’.

Rulturniĝas vagonradoj tra l’ vastega kontinent’, kaj la venko estas granda por la ruĝa orient’. Mokas papo k sinjoroj, klaĉas di’ de l’ kapital’. Ili vane kalumnias, kiam sonas venksignal’.

Karl Johansson.

POR NIA MEDITO

Estas erare diri, ke ni havas naturan lingvon. La lingvoj estas arbitraj institucioj k interkonsentoj de la popoloj. Rabele (Rabelais, 1495—1553).

La lingvoj ne naskiĝis per si mem kiel herboj, radikoj k arboj… Ilia tuta povo naskiĝis de la volo k decido de homoj… Se iuj fariĝis pli riĉaj ol aliuj, tio ne devas esti atribuata al la bonŝanco de tiuj lingvoj, sed al la sola artemo k talento de l’ homoj.

Joaŝen du Bele (Joachim du Bellay, 1522—1560).

[REKLAMO p.3] Klaskonscia SAT-ano ne portas nacian aŭ neŭtralan esperanto-insignon, sed NUR LA SAT-INSIGNON! Per tio, li ne nur propagandas por ESPERANTO sed ankaŭ por sia tutmonda organizo. Pingloj, butonoj, broĉoj — Diametro 16 mm. Prezo: 0,80 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.

— paĝo 4 —

316 — SENNACIULO

La hinda naciismo en la servo de l’ hindaj kapitalistoj

La 25-an de majo estis oficiale enregistrata en Hindio societo, kiu havas la titolon “Kompanio por eksporto de fremdaj teksfabrikaĵoj”, kun kapitalo de 2,5 milionoj da rupioj¹, dividitaj je 25 mil akcioj po 100 rupioj. La celo de l’ societo estas eksporti el Hindio ĉiujn teksfabrikaĵojn, k speciale tiujn, kiuj antaŭe estis enportitaj, de fremda deveno, k favori la disvolviĝon de l’ indiĝenaj teks-industrioj. La komercistoj, kiuj volas disponi pri siaj deponitaj fremdaj teksaĵoj, povos ĝin fari kun la helpo de tiu societo, kiu konsentos al ili pruntojn por tiu ĉi likvidado. Neniu distingo estos farata por aŭ kontraŭ tiu aŭ alia fremda lando, el kiu venas la forigotaj teksaĵoj.

Estas sufiĉe klare, ke la iniciativo por tiu ĉi elpaŝo venas de la hindaj grandindustriistoj, kiuj jam antaŭ kelkaj monatoj parolis kun Gandhi por akiri lian konsenton, k ke nur la plej riĉaj el tiuj ĉi industriistoj fondis la nomitan societon por forigo de l’ fremdaj teksaĵoj el Hindio. Oni rimarkas, ke preparante la likvidadon de l’ deponaĵoj de tiaj teksaĵoj en Hindio k celante malhelpi la reformiĝon de novaj deponaĵoj, ili tre atentis por ne mem suferi ian malgajnon, k ke male ili povos eltiri ioman profiton el la perfort-likvidado, al kiu ili devigas siajn samnacianojn-komercistojn. En diversaj partoj de l’ lando oni komencas grumbli kontraŭ la tiraneco de tiuj indiĝenaj teksindustriaj ĉefoj, kiuj utiligas la signalvortojn de l’ naciismo nur por servi siajn proprajn interesojn k rezervi al si mem la teksaj-merkaton en tiu landego kun pli ol 300 milionoj da loĝantoj.

¹ 1 rupio havas nominalan valoron de 2 ŝilingoj, realan de ĉ. 1½ ŝil. (= ĉ. 0,35 dol.).

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

La internacia programo anglo-holando-norvega

Tiu ĉi programo estas akceptita k subskribita inter jenaj organizoj: Sendependa Labor-Partio Britia, Socialista Partio Norvegia, “Bund” (soc. partio juda) Polia; konsenton al ĝia enhavo deklaris la maldekstra alo de l’ holanda socialista partio. La programo entenas i. a. jenajn tezojn: “Por esti efika, la agado de l’ socialismo devas provi atingi universalan celon k ampleksi ĉiujn organizojn, kiuj agnoskis la fakton de l’ klasbatalo. La disvolviĝo de socialista politiko kun tutmonda trafpovo necesigas la unuiĝon de ĉiuj, kiuj alcelas la socialismon, kun la laboristoj de Sovetio k kun la kontraŭimperiistaj k kontraŭkoloniaj organizoj…” Ĝi postulas tujan apartigon de l’ socialista agado en ĉiu lando de ia ajn burĝa partio, absolutan rifuzon je partopreno en registaro, kies ekzisto dependas de la apogo de burĝa partio, kompletan sendependecon de l’ koloniaj popoloj, senmaskigon de l’ imperiista karaktero de la Ligo de Nacioj, sisteman kontraŭbatalon al la militismo ktp.

Laŭ “R. P.”.

Kulturo de l’ “supera” klaso

Kiel la legantoj scias per la nacia gazetaro k ankaŭ per “S-ulo” (vd. antaŭan n-on), antaŭ kelkaj semajnoj en Aadalen (Svedio) kvin laboristoj estis fimortigitaj de militistoj. Unu el ili estis eĉ traborita de tridek kugloj.

Nu, redaktoro Engbergen de la sveda tagĵurnalo “Social-Demokraten” iun tagon ricevis leteron anonimán, subskribitan per “Burĝo”: “Kaŭze de l’ okazaĵoj en Aadalen oni devas plej alte bedaŭri, ke ne estis pli ol 5 laboristaĉoj, kiuj estis ekspeditaj de l’ militistoj; devus esti almenaŭ 500. Ni esperu, ke la militistoj venontan fojon regalos ankoraŭ pli forte la laboristkanajlaron. Ĉiuokaze nia lando estas liberigita de almenaŭ 5 laboristaĉoj. Vera bonfar-laboro de niaj militistoj.”

G. Syversen.

Tom Mune Mooney) ankoraŭ ne estas libera!

Jam plurfoje aperis atentigoj en “S-ulo” pri la maljusta reteno en malliberejo de la laborista organizinto en San Francisko (Usono), K-do Tom Mune, kiu estis kondamnata al punlaboroj pro akuzo senbaza, ke li en 1916 ĵetis bombon kontraŭ grupon el ŝovinistaj manifestaciantoj. Multfoje estas pruvite, ke Mune fariĝis viktimo de mastra venĝo. Malgraŭ tio la K-do restas sub la Fera Kalkanumo usona,

La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon

(Fino. Vd. n-ojn 348, 349, 350, 351)

Oni scias, cetere, ke la usonaj petrolaj kompanioj, ĉefe Model-Petrolo (Standard Oil), Sinkler, Teksas k aliaj, ankaŭ penetris en multajn aliajn lokojn, menciinde en Kolombion.

La angla sindikato Pirzn (Pearson) akiris koncesiojn; do la usonaj interesoj klopodis rapideme ĉe la ŝtatdepartemento, kiu tuj prenis sur sin la aferon, ĉar tiuj koncesioj estas vere tro proksimaj de la kanalo de Panamo! Sukcesinte en tiu flanko, Vaŝingtono traktadis kun Bogota k ŝajnante kompensi al la registaro de Kolombio la malgajnon sekve de l’ sendependeco de Panamo — je kiu tiom kontribuis Usono — ĝi traktis kontrakton tre favoran. Usono promesis pagi al Kolombio 25 milionojn da dolaroj: ĝuste la sumon de l’ kompenso signatan de la kontrakto He-Herem (Hay-Herram) por la perdo de l’ kanalo. Kompense, k laŭ aparta kontrakto, kiu havis iom sekretan karakteron, Kolombio konsentis tre gravajn koncesiojn de petrolatero al “Model-Petrolo”.

Estus eble citi ankoraŭ multajn ekzemplojn, kiuj montrus la metodojn de la usona penetrado en Antiliojn. La trustoj de petrolo ne estas la solaj, efektive, kiuj tiel agas. Trustoj, kiel Unuigita Frukt-K-io (United fruit and C-o), mireginde disvolviĝis per samaj rimedoj. Tiu trusto posedas vastegajn teritoriojn en Kosta-Riko, Gvatemalo, Jamaiko, Kubo, Honduraso, Panamo, Kolombio. En ĉi tiuj landoj ĝi konstruis grandegajn plantejojn, kilometrojn da kajoj, havenojn provizitajn laŭ plej moderna tekniko, fervojliniojn, malsanulejojn. Post 25 jaroj ĝi fariĝis posedanto de 3 milionoj da hektaroj, de kapitalo da 4 milionoj da dolaroj, de ŝiparo el 300 000 tunoj. Ĝi estas do ŝtato en la diversaj ŝtatoj de Antilioj k de Centra Ameriko.

Tiel Usono celas en la tuta Centra Ameriko ekonomian ekspansion, ofte apogitan de ĝia milita potenco, k kiu prezentas tute difinitajn trajtojn. Ja vere ekzistas “antilia politiko” (Caribbean Policy), kiu tute diferencas de la usona politiko farita ekzemple en Kanado, kie usona kapitalo disvolvas industrion k komercon ne serĉante forrabi ĝin. Ĝi malsimilas ankaŭ la ekonomian penetradon de l’ dolaro en sudamerikajn landojn, kies registaro estas pli firma, sed kie tamen usona mono celas aneksi grandan parton de l’ naturaj riĉaĵoj.

Tiu antilia politiko, kiu ne povas esti pravigata, komprenebliĝas precipe pro la proksimo de la malgrandaj landoj, al kiuj ĝi aplikiĝas, pro ties malforto k malbona mastrumado.

Laŭ eminenta franca ekonomiisto, tiu ekonomia politiko — kolonia, escepte la vorto — pligrandiĝis, spite multe da ekspluatado, la prosperon de Centra Ameriko laŭ grandaj proporcioj, kvankam ĝi formetis la pli grandan parton de ĝia sendependeco.

Ĉu deziri pluan ekspansion de Usono en tiujn landojn — vera signo de imperiismo disvolviĝo —, ĉu opinii, ke laboristoj devas, male, subteni naciajn movadojn (kiel ekzemple en Nikaragvo) en la koncernaj, ŝajne sendependaj respublikoj? Jen alia

— paĝo 5 —

enfermita en karcero. El lastdata lia letero ni ĉerpas jenon: “. . . Mi pagis kare por miaj klopodoj plibonigi la vivon de l’ laboristoj; sed mi bedaŭras nenion. Dum dekkvin jaroj plenaj de suferoj mi batalis sen ripozo. Mi ne estas senkuraĝigita. Miaj konvinkoj ne ŝanĝiĝis. Mi neniam sentis min pli decidita ol nuntempe. Sed por daŭrigi tiun ĉi batalon por la liberigo de l’ mondo, kiel por mia propra liberigo, mi bezonas vian helpon . . . Mi preparas broŝuron, kiu klarigos la tutan mirigan konspiron, per kiu oni enkarcerigis min. Mi ĝin disvastigus tra la tuta mondo, se oni helpus al mi tion fari . . . (Tom Mooney, 31 921, Post Office Box, San Francisko).

Kto.

La anarkistaj sindikatoj deklaras la militon al la hispana parlamento

Okaze de la ferm-kunveno de l’ kongreso de la Nacia Konfederacio de Laboro (N. K. L.), kiu entenas la anarkist-tendencajn sindikatojn, estas akceptite, ke ĉi tiu organizo daŭrigu sin deteni interveni en la politiko k apogi nenian partion nek politikan programon. La sindikatoj opozicios kontraŭ la agado de l’ parlamento (Kortez), ili organizis sin por la revolucia batalo.

Pr.

Senlaborulaj manifestacioj en Polio

Je 15. junio, kiel ĉiutage, amasiĝis senlaboruloj antaŭ la urbdomo en Zyrardov, postulante laboron aŭ vivsubtenon. Rajdantaj policistoj dispelis la amason, kiu sekve de tio komencis amasiĝi sur strato de 1-a de Majo. Ĉi tie oni tuj starigis barikadon k kontraŭstaris al la policistaro. Post kelkaj interpuŝiĝoj la policistoj venkis la barikadon k dispelis la ariĝintojn. En la urbo estas malpermesita ariĝo eĉ de malmultaj personoj.

En urbo Borislav samtage je 5-a horo matene aro da senlaboruloj eniris bakejon ĉe Zilinski-strato k forprenis la tutan panon. La samo okazis sekvantan tagon; senlaboruloj ekatakis veturilojn kun pano, kiun ili forprenis. Ĉiam intervenis policistoj al kiuj helpis la fajrobrigado. Je la 10-a h. matene pli ol 100 virinoj venis antaŭ la urbdomon kun idetoj sur brakoj. Ili demetis tie siajn infanojn k volis foriri solaj, dirante, ke ili ne povas nutri la malsatmortantajn. Oni arestis 10 patrinojn k ne permesis al ili lasi en urbdomo la infanojn.

En Silezio okazis la 15. VI. grandaj senlaborul-manifestacioj, kiuj de tago al tago ĉiam pliakriĝas. En Svietoĥovice malsatuloj prirabis unu panbutikon. Manifestacion partoprenis multaj virinoj. Kelkaj personoj estas arestitaj. En Bielszovice antaŭ urbdomo okazis manifestacioj; tie nur al kelkaj senlaboruloj oni pagis subvencion. Per ŝtonoj oni surŝutis la domon k policistojn, kiuj respondis per pafado. Kelkaj policistoj estis grave vunditaj per ŝtonoj.

Laŭ “Robotnik” (Laboristo) trad. Sennaciisto en Varsovio (16 063).

demando ne studebla ĉe la fino de tiu ĉi artikolo. Tamen venos tempo por diskuti, ĉu estas preferinde por hondurasaj laboristoj k kamparanoj esti ekspluatataj de usona nepersona trusto de kompanioj, ol esti samrigore persekutataj de la hondurasaj kapitalistoj. Cetere, ĉu la moskitos¹ atentos, ĉu ilia sufero devenos pro nikaragva aŭ usona perforto? Ĉu nacia memstareco, ĉu nacia liberiĝo estos profitaj por laboristaro, dum ankoraŭ estos kapitalista reĝimo? Jen interesa demando, kiu signas la tutan proceson pri valoro de sennaciisma teorio k kiu meritas specialan atenton de ĉiuj sinceraj homoj — de homoj, kiuj marksiste pli atentas faktojn k veron, ol gvidvortojn k korsentajn konsiderojn.

Kompil-tradukis M. Roux (132).

¹ Indiĝenoj de Honduraso k Nikaragvo. — Red.

KIEL MI FARIĜIS SENNACIISTO

Kiam mi estis infano, miaj gepatroj kulturis ne tre fruktodonan farmobieneton en sovaĝa, sed bela valeto de l’ Pirenea montaro. Ĉar ili estis tre malriĉaj, ni — miaj du fratoj k mi — devis ofte helpi al ili plenumante iujn laboretojn laŭ mezuro de niaj fortoj. Mi ne montris grandan inklinon por tiaj taskoj; kompense mi estis sufiĉe diligenta lernanto. Tial mia patro igis min viziti regule la komunuman lernejeton, dum aliaj gepatroj dumsomere precipe, gardis siajn infanojn por helpo en kamplaboroj.

Estante 11-jara, mi estis sendata al onklo por min prepari je instruista kariero. Sed ĉi tiu mortis, la milito eksplodis, mia patro estis mobilizata k pro monmanko mi devis ĉesigi lernej-viziton por laborakiri kiel helpoficisto. En 1919 oni postenigis min en Trua (Troyes) kiel titola oficisto. Nova vivo komenciĝis por mi en nova medio. Multaj kolegoj estis jus malmobilizitaj k aliel parolis pri la milito ol la gazetoj. Ili pruntedonis al mi “La Fajro”-n de Barbus; kelkaj akre kritikis la nunan socion: patrion, religion, pastrojn, aŭtoritaton, ili nenion respektis. Ankaŭ mi eksciis pri sindikato k striko. Ĝis tiam mi kredis, ke revoluciuloj, socialistoj, anarkistoj estas fiuloj k malmultaj (kiel ekzistas ŝtelistoj aŭ frenezuloj). Komprenebla estas mia sinteno, pro la fakto ke dummilite la revolucia movado estis kvazaŭ-morta. Mi estis 19-jara. Principoj de l’ burĝa edukado gvidis miajn pensojn k agojn. Mi estis ŝovinisto, admiris k respektis la riĉulojn k ĉiujn havantajn iun aŭtoritaton. Kvankam ne tre pia kredanto, mi okaze praktikis la religion de miaj gepatroj.

En marto 1920 mi devis militservi dum du jaroj en la okup-armeo de Rejnlando. Baldaŭ la turmenta k brutiga soldata vivo naskis en mi latentan, retenitan ribelemon k malamon al la militista aparato. Kiam mi povis demeti mian uniformon, mi en freneza kontento piedpremis ĝin; de tiam mi ne ĉesas esti kontraŭmilitisto.

En vintro de 1922/23 mi en Parizo intime vivis kun kelkaj kolegoj, inter ili unu, kiu defendis la komunistan vidpunkton k kun kiu mi povis viziti la revoluciulajn rondojn, aprobante liajn dirojn kelkfoje. Fine mi aliĝis la junkomunistan sekcion de l’ 14-a kvartalo. En tiu medio baldaŭ mi fariĝis plej fanatika partiano. Mi similis tiujn pasiajn jun-amantojn, kredantaj, ke ilia amatino estas la plej bela, plej virta, plej inda el la virinoj. Plej ofte ili indignas kontraŭ la bonintenculoj, kiuj provas ilin senerarigi. La pasio ja blindigas. Ankaŭ mi estis blinda, tial ke fanatika. Mi plej sincere kredis, ke nur la kompartio estas klasbatala k konsideris ĉiujn kritikantojn kiel konsciajn aŭ senkonsciajn agentojn de l’ burĝaro. Kaj tio ja igas min kompreni la nunan spiritostaton de multaj SAT-opoziciuloj, k mi iel senkulpigas ilin, kiuj estas pli kompatindaj ol riproĉindaj.

Poste mi iris al izola urbeto Bonifacio (sur insulo Korsiko), kie regas pastroj (estas 4 preĝejoj k pluraj kapeloj por apenaŭ dumil loĝantoj!). Ofte okazas religiaj procesioj de strang-kostumaj homoj, pri kiuj ridi oni povas nur kaŝe, ĉar aglaj rigardoj fulmas al tiu, kiu ne salutis sanktulon aŭ krucon. Neniun samideanon mi tie trovis. Pasio ja bezonas esti ekscitata

[REKLAMO p.5] Por kompreni la situacion en SAT k profiti partopreni la debatojn ĉe la XI-a en Amsterdam, necesas nepre esti leginta la Protokolaro de la X-a SAT-Kongreso en Londono (aŭg. 1930). 84 dense presitaj paĝoj. Specialprezo escepte malalta: 0,50 mk. g. (sen kromrabato por membroj). Mendu tuj ĉe Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O. 27.

— paĝo 6 —

por longe konserviĝi, k mia politika pasio ricevis pli da kritikoj ol da aproboj. Rezulte ĝi grade malfortiĝis, ĝis restis nur iom da simpatio por mia eksa partio. Tio pruvas, ke mia ligiteco al la bolŝevismo estis tute supraja . . .

En januaro 1925 mi veturis al Bamako (Franca Sudano, Centra Afriko). Tiam mi jam eklernis esperanton per koresponda kurso de FEO (franclingva LEA). En “S-ulo” n-o 274 mi jam rakontis, kiel mi fariĝis esperantisto (“spertoj de radiotelegrafisto”). Kelkajn monatojn poste mi aliĝis al FEO k SAT. Sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke tiuj organizoj sekrete dependas de Komintern. Kaj tio malplaĉis al mi. Dum 1926 skribis al mi ĝenerala sekretario de UEA. Li afable k loge insistis, por ke mi iĝu UEA-delegito. Tiam mi estis freŝe bakita esperantisto k imagis, ke la propagando estis tre facila k sukcesa. Do mi fervore propagandis nome de FEO k SAT. Sed neniun rezulton mi atingis k pensis fine, ke eble la neŭtrala UEA taŭgas pli ol la proletaj organizoj por varbi esp. lernantojn el tiu elburĝa medio, en kiu mi vivis. Fakte preskaŭ ĉiuj kolonianoj ricevas altajn salajrojn k estas la plej servemaj lakeoj al la kapitalismo por ekspluati la indiĝenojn tro primitivajn k malklerajn por klaskonscii. Pro tiu mia suspekto al FEO k SAT mi falis en la kaptilon, t. e. ĉesis pagi miajn kotizojn al ili k aliĝis al UEA.

En 1927 mi revenis Francion k ekloĝis en Viljuif. Iun vendredon vizitante kunvenon de neŭtraluloj, mi ricevis tute malagrablan impreson k sentis min fremda en tiu medio. Mi ĉesis rilati kun ili. Ioman tempon mi ne plu okupis min pri esp. aferoj. Sed mi estis tro fervora esperantisto, por resti en tia stato. Mi vizitis iun tagon la lab. esp. grupon k komprenis, ke mia loko estas inter tiuj K-doj. Mi do realiĝis al SAT k FEO k povis poste konstati mian eraron kredi, ke ili kaŝe dependas de Moskvo. La nunaj bedaŭrindaj okazaĵoj ja pruvas la malon.

De tiam mi regule legis “S-ulo”n, “La Nova Epoko”-n k multon el la SAT-literaturo. Iuj legaĵoj, precipe la artikoloj k verkoj de K-do Lanti aparte logis min. La ideoj de tiu K-do ja estas kaptiloj, kiuj altiras, retenas k interesas la legantojn, aŭ kolerigas ilin kontraŭ tiu pikema herezulo, kiu kuraĝas ataki k trafe refuti sofismojn k dogmojn. Mi volis scii, kompreni la tezojn de Lanti. Novaj ideoj enbloviĝis mian cerbon k igis min pensi k sekve agi kiel eble plej racie. Ekzemple mi malkutimiĝis fumi k trinki alkoholon. Antaŭe mi ne sciis kiel okupi min, kiam mi ne dejoris: nun mi neniam havas sufiĉe da libera tempo. Jen mi laboras por SAT k FEO, jen mi lernas por akiri kleron, konvinkita pri la neceso, ke ĉiu devas kreskigi sian personan valoron por fariĝi plej kapabla klasbatalanto. Kaj tio ne estas por mi laboro, sed agrabla okupiĝo.

Mia militservo en Rejnlando igis min kontraŭmilitista; sed ĝi ankaŭ igis min dubema pri la patriotismo. Fakte miaj oftaj rilatoj kun germanoj naskis ĉe mi tiom pli sinceran simpation por ili, ĉar antaŭe mi plej malamis tiujn “malamikojn”, kiel indas al ĉiu vera patrioto. Poste iom mia kontraŭpatriota sento plifortiĝis, ĉefe de kiam mi aplikis esperanton. Antaŭe mia nacia lingvo limigis mian horizonton ĝis la malraciaj landlimoj. La mondlingvo permesis al mi transpaŝi tiujn limojn, kiuj sekve perdis por mi sian signifon. Tio jam estis konfuza sento de sennaciismo. Poste mi trovis en la SAT-legaĵoj la necesajn klarigojn por plifortigi tiun senton k sufiĉe da solidaj argumentoj por fine aprobi la sennaciistan vidpunkton k fariĝi plej konvinkita sennaciisto.

Mi rakontis mian historion, esperante, ke precipe junaj K-doj lernu el ĝi k ne uzu tiom da tempo kiel mi, por sin liberigi el ĉiu ajn fanatiko k fariĝi plej kapablaj klasbatalantoj.

Avid (5479).

Korekto. En n-o 350, pĝ. 302, 1-a kol., 19-a linio de malsupre, bonv. anstataŭi la fuŝe duoble kompostitan frazkomencon: “Ni bezonos . . .” per jenaj vortoj: “Ni ne devas havi iluziojn; ne baldaŭ . . .”

KONTRAŬ LA DOGMOJN

Por feliĉo sur la tero!

J. BURGER — Mel.: “Volga-kanto”

Laŭ doktrino religia estas korpo de la hom’ por “animo nemortebla” nur la senvalora dom’.

Multaj malsaĝuloj agas laŭ ĉi pastra teori’ malzorgante sian korpon, — tute kontraŭ la raci’.

Tial for la religiojn kun la reakcia far’! Por “f e l i ĉ o s u r l a t e r o” batalegu nia ar’!

Flegu vian korpon nudan laŭ princip’ de nov-kultur’ en aero, lumo, suno . . . — rekompencas vin natur’!

Sana korpo, klara penso en la servo de l’ liber’; ĉio por — S o c i a l i s m o —, nia celo sur la ter’!

Animkredo

(Fino. Vd. n-ojn 347, 350.)

Sed ne nur la pulsoj validas kiel animoj. El la diversaj specoj de l’ animideo precipe signifiĝis la “spiranimo”. La spiron oni povas percepti kiel varman bloveton; dum malvarmaj tagoj ĝi iĝas eĉ videbla. Per la morto la lasta bloveto foriras el la korpo, k samtempe finiĝas la vivo interne de l’ korpo, do — laŭ primitiva konkludo — la vivoforto kiel spiro dum ĉi tiu momento forlasas la korpon. Ĉar la spiro estas ĝenerale nevidebla (kvankam sente perceptebla), estiĝas la ideo pri “nevideblo de l’ animo”. Kiel ni ekkonas, tute simplaj spertofaktoj kaŭzis sur malsupera evolugrado ĉi tiun gravan religian ideon, sed neniaokaze iu filozofia penso. En tiu evolugrado oni kredas nevideblan animon, kiu okaze povas vidiĝi, k kiu per la morto daŭre disiĝas de la korpo.

Almenaŭ tiom grava, kiom la teorio pri la daŭra disiĝo per la morto, iĝis la teorio pri la provizora disiĝo dum la dormo. Ni imagu jenon: Sovaĝulo kuŝas en sia kabano k estas sonĝinta. Ne ekkonante la sonĝojn kiel subjektivajn fenomenojn, li kredas, ke li fakte travivis la agojn, pri kiuj li sonĝis, travivis tie, kien lia sonĝfantazio lin kondukis. Sed kiel tio estas ebla? Liaj familianoj ja asertas al li, ke li tute ne forlasis la kabanon dum la dormo. Ĉi tiu enigmo solviĝas per la simpla hipotezo: Nur la animo (aŭ unu animo) travivas tiujn okazintaĵojn, dum la korpo restadas en la kabano; la animo forlasas la ekdormintan korpon, travivas kelkajn aventurojn k returnas sin en la korpon nelonge antaŭ la ekvekiĝo.

El ĉi tiu teorio rezultas kelkaj gravaj konkludoj rilate al la strukturo de l’ animo. Tial ke la persono, kiun oni renkontas dum la dormo, dum tiu tempo ĝenerale ankaŭ dormas en sia dormejo, necesiĝas la klarigo: La persono, aperinta per la sonĝo, estas nur la (aŭ unu) animo de la reala persono; sekve de tio estas identaj animo k sonĝbildo, k per la sonĝo renkontiĝas pluraj animoj kiel sonĝbildoj je “tria loko”. Tiele aliĝas al la pulsa k spira animoj la sonĝbildo kiel plej grava speco. Nun fine oni scias iom pri la strukturo de l’ animo: Ĝi samformas la korpon rilate al ĉiuj detaloj, nur escepte la grando, ĉar aliokaze ĝi ne povus loĝi en la korpo. Tamen devas ekzisti la eblo, kreski ĝis korpogrando, kiel pruvas la sonĝoj. Kunligante la diversajn animideojn, oni imagas la pulsojn kiel malgrandajn homojn, kiuj nevideble kiel spiro povas forlasi la korpon k per la sonĝo povas vidiĝi. Klopodante vidi la propran animbildon ekster la korpo, oni malkovras novajn “animelementojn”: la ombron,

— paĝo 7 —

kiu ĉe sufiĉe da lumo daŭre akompanas la korpon, k la spegulbildon, kiu en la akvo klare resendas la korpoformojn. Ombro k spegulbildo kiel optikaj fenomenoj similas ambaŭ la sonĝobildon k pro tio validas kiel ties reprezentantoj. Ĉi tiun interrilaton montras la antikva greka mitologio, laŭ kiu la ombroj de personoj aperas per la sonĝo.

Ni akcentu ankoraŭ la faman ideon pri anima senmorteco. Kiel oni povas facile diveni, ĉi tiu plej daŭrema ideo baziĝas tute kompreneble sur sonĝospertoj: Ofte oni vidas per la sonĝo personojn, kiuj jam estas mortintaj, parolas k palpas ilin; do nur la korpo mortis, sed la animo kiel sonĝobildo vivadas plue. Tamen unue ne temas pri senmorteco, sed nur limigota pluvivado: La vivo ĉesas definitive tuj, kiam ĉesas la memoro, ĉar nun aperoj de la koncernaj personoj estas neeblaj. Nur kelkaj geherooj vivadas eterne, ĉar iliaj agoj konserviĝas en la memoro de generacio al generacio, k pro tio ĉies memoro entenas konkretajn (kvankam subjektive koloritajn) bildojn pri ili. Nur kiam la memkonserva instinkto influis en pli forta grado la nomitan ideon, oni progresis al la kredo je senmorteco de ĉies animo. La kristanaro eĉ progesis ankoraŭ pluen k asertis la korpan reviviĝon. Ĉi-okaze la bazaj spertofaktoj estis vizioj de mortintoj en hela tago (ekzemple “reviviĝo” de Jesuo), kiuj kontentigis la memkonservan instinkton en plej forta grado k produktis en subpremitaj homoj la certon: Sur la tero ni ja estas la “malriĉuloj k subprematoj”, sed pro tio ni iam rekompence reviviĝos al nova senzorga eterna vivo!

Resume ni povas diri: Ekkonante la animkredon en ĝia natura kondiĉeco, ni konvinkiĝas, ke ĉi tiu kredo neniel pravigas mistikan klarigon.

E. Bepperling (12 896), Erchaŭzen.

TRA ESPERANTIO

AL LA ATENTO DE LA LOJALAJ SAT-ANOJ

Ni bedaŭras esti devigataj malŝpari denove lokon per publikigo de materialo, kies mensogeca karaktero estas evidenta por ĉiu saĝa persono, kiu esploris senpasie la aferon. Estas tamen necese, ni kredas, konigi al la tuta SAT-anaro la intencojn de la “ŝturmuloj”, kiuj prepariĝas por trudi sian partifanatikan vidpunkton k revizi la starpunkton, kiu faris la sukceson de nia Asocio dum dek jaroj. La multnombraj K-doj, kiuj restas inertaj pro optimismo, devas esti avertataj. Ni faras nian devon, k se la mensogo k demagogio triumfus, almenaŭ la tro optimistaj K-doj povos riproĉi al ni nenion.

Almenaŭ ni ne malŝparos lokon por rebati la ĉi-subajn senbazajn asertojn. Tion ni faros en nia raporto al la Kongreso.

“Pri kongreso de revolucia esperantistaro¹

“La direkcio k plenumkomitato de SAT dekretis la XI-an kongreson al Amsterdam (je la 2. ĝis 7. de aŭg. 1931), kontraŭ la deziro de la SAT-membraro k de la X. SAT-kongreso en Londono, kiu voĉdonis por Moskvo². La celo de tiu ago estas izoli la sovetajn Gek-dojn, kiuj ne povos ĉeesti, ĉar ne ekzistas diplomatiaj rilatoj inter Holando k Sovetio. Aliflanke, la Direkcio kalkulas pri neĉeesto de la opoziciaj K-doj k esperas tiel daŭrigi sian friponan ludon. Kvankam ni pleje dezirus aranĝi ĉi-jare kongreson de revolucia esp-istaro meze de niaj sovetiaj gefratoj, ni en plena interkonsento k kun aprobo de la invitintoj en Moskvo alvokas vin, partopreni la kongreson de SAT en Amsterdam. Antaŭ ol kunveni en kongreso de revoluciaj esp-istoj estas necese sekurigi la klasbatalan unuecon k restarigi demokratecon en SAT. Ja multaj nekonsciaj K-doj troviĝas sub influo de la demagogia kontraŭproleta ideologio de Lanti k same la SAT-aparato ankoraŭ servas al la sektisma tendenco, nomata “Sennaciismo”. La tasko de la opozicio estas ne izoligi sin de tiuj K-doj, sed envicigi ilin en nian klasbatalan fronton. Ni ne devas eviti la batalon kontraŭ la uzurpuloj, sed senmaskigi ilin antaŭ la membraro k forpeli ilin el iliaj gvidpostenoj. Tial la opozicio devas grand-amase ĉeesti la kongreson en Amsterdam k transformi ĝin en impresan demonstracion por klasbatala unueca tutmonda organizo de proletaj esperantistoj. Nur post kiam klaro k proleteco regos en SAT, valoras kunveni en kongreso en Sovetio.”

“Do ĉiu anoncu sin senprokraste ĉe la Kongres-Komitato en Amsterdam . . . Kiu certe partoprenas la kongreson, bonvolu sin anonci ankaŭ ĉe ni. Gek-doj! Opozicianoj! Por finvenko de l’ Opozicio, ŝturmu al Amsterdam!”

* * *

“Niaj preparoj al la SAT-Kongreso

“Ĉiuj fortoj de la opozicianoj devas esti direktataj al senmaskigo de la direkcio, elmontro de la malproleta oportunismo de Lantia “Sennaciismo”, elmontro de ĉiuj direkciaj fiagoj, kiel senrajtigo de la membraro, eksigoj, partieca redaktado de “S-ulo”, sensenca organizstrukturo de SAT, la graveco de LEA-oj ktp. En ĉiuj lab. esp. organizoj k rondoj estigu diskutadon pri la situacio en SAT, nepre akceptigu ĉie en SAT k LEA-distriktoj, landaj LEA-kongresoj, konferencoj protestrezoluciojn kontraŭ la skismantoj de la lab. esp. movado — la SAT-gvidistoj — k proponojn al la SAT-kongreso en Amsterdam. Sendu ilin al la direkcio postulante enpreson en “S-ulo” k kopiojn nepre al ni.

“1. Senprokrasta eksigo de la SAT-plenumkomitato, -kontrolkomitato, -direkcio k redakcio de “S-ulo” el iliaj postenoj. Motivigo: La gvidinstancoj de SAT forlasis la bazon de klasbatalo k neniigis la demokratecon. La multmila opozicio esprimis per voĉdono sian malfidon al ili. 2. Senprokrasta senvalidigo de ĉiuj eksigoj k eksigminacoj proklamitaj de SAT-plenumkomitato k kontrolkomitato. Motivigo: La eksigoj estas partiecaj k okazis nur pro politikaj kaŭzoj, kontraŭ la volo de la membraro. 3. Restarigo de la klasbatala bazo en SAT laŭ programo de la opozicio. 4. Rerajtigo de ĉiuj membroj neabonantaj “S-ulo”n: Ĉiu simpla kotizpaganto estu denove aktiva (voĉdonrajta) membro. Motivigo: La enhavo de “S-ulo” ne korespondas al klasbatala ideologio, tial multaj abonas “Internaciiston”. La abonkosto por “S-ulo” estas troa por senlaborulo. 5. La SAT-eldonejo eldonu nur proletecajn verkojn sub kontrolo de elektota literatura komisiono. Motivigo: La SAT-direkcio memstare eldonadis ideologie fremdajn aŭ ne konvenajn verkojn kiel ekz. de Goethe, de Tolstoj, “Laborista Esperantismo”, “Vortoj de Lanti”, “Sennaciista Manifesto”¹ ktp. 6. SAT utiligu la PEK-servon kiel sian. Motivigo: La direkcio ĉesigis la SAT-servon spite al tasko de SAT priservi la internacian laboristan korespondadon. PEK fariĝis jam fakte bonege k orde funkcianta internacia aparato. Berlin, majo 1931. Organiza oficejo de la klasbatala SAT-opozicio.”

¹ Eltirita el “Isto” n-o 15/16.

² Nia rim.: En Londono estis akceptata nur la principo, ke la XI-a Kongr. okazu en Moskvo. Fakte la Plenumkom. atendis pli ol 4 monatojn antaŭ ol akcepti la inviton de l’ Amsterdamaj SAT-anoj. Neniu invito alvenis el Moskvo. Male alvenis sciigoj pri skismigaj decidoj k eĉ okazis malpermeso al la SAT-eldonaĵoj eniri Sovetion!!!

¹ Tiu verko ne ekzistas: aperis Manifesto de la Sennaciistoj, kiun eldonis ne SAT, sed la Sennaciista Frakcio, kies sidejo estas en Usono!!

— paĝo 8 —

Nun ni scias, kial

Kial “S-ulo” ne rajtas eniri Sovetion? K-do Incertov (en “Isto” n-o 15—16, pĝ. 122) “klarigas” tion al ni: “. . . ĉu li (Lanti) volas, ke nia proletŝtato permesu al li en USSR fari kontraŭsovetan propagandon, unuvoĉe kun la tutmonda burĝaro k kun ĉiuj klasmalamikoj de USSR k de tutmonda proletaro? Vane li esperas tion.”

Nu ni scias. “S-ulo” propagandas kontraŭ Sovetio k la sovetiaj esp-istoj estas spirite tiom malfortaj, ke ili ne povas kontraŭstari tian kontraŭsovetian influon. Ili havas la progresojn de socialisma konstruado antaŭ la okuloj, sed venas “S-ulo” k la sovetianoj ne plu kredas, kion ili vidas, sed kion Lanti skribas. Kiom stultaj do taksas Incertov siajn Gek-dojn!

Cetere, ĉiuj burĝaj, eĉ faŝistaj gazetoj povas esti sendataj en Sovetion k oni ne timas ilin, kiuj vere atakas Sovetion. Nur la proleta “S-ulo” estas malpermesita. Ĉu tio estas signo de sovetia libero?

Ankaŭ al burĝa “Heroldo” Sovetio estas malfermita. Kiel rekompenco en ĝi pri Sovetio raportas — pastro. Aŭ ĝi publikigas ruzetajn ŝercojn pri la ekonomia stato de USSR, ekzemple: “Kiel vi fartas, Ivan Ivanoviĉ?” “Ho, dankon. Pli bone ol venontjare.” Rava sprito, ĉu ne? Sed oni liveras senpage “Heroldo”-n al Sovetio k almozuloj devas toleri mokojn.

Mi demandas, ĉu tia gazeto estas inda, eniri Sovetion. Bonvolu respondi, K-do Incertov!

F. S. (16 462).

Decido pri migruloj en Aŭstrio

En la ligestrara kunsido okazinta la 13-an de junio, la estraro de ALLE (Aŭstria Lab. Esp. Ligo) decidis, ke la grupoj ne plu povas akcepti migrulojn, ankaŭ ne subteni ilin. Ĝis nun ni ĉiam estis gastemaj, sed nun pro la malbonega situacio en Aŭstrio (80% el niaj membroj, en kelkaj lokoj eĉ pli, estas senlaboraj) ni ne pli povas, kvankam ni ankaŭ tre bedaŭras esti devigataj fari tiun paŝon.

Estraro de ALLE.

Kongreskaravano Orienta. Kiu volas kunveturi per fervojo de Berlino tra Ŝtendal k Hanover aŭ de Drezden tra Lajpcig, Magdeburg, Hanover, Benthajm al Amsterdamo, tuj tion sciigu kun propono, kiun trajnon uzi, al Francisko Moravec, Gross-Ottersleben, Bez. Magdeburg, Germanio. (14 624)

TRA LA MOVADO

KRONIKO

ĈEĤOSLOVAKIO. Aŭsig. Fondiĝis lab. esp. grup. Kunvenoj okazas ĉiumerkrede je la 19-a h. en la Popoldomo. — NEDERLANDO. Rotterdam. Mankis en la alvoko por helpi maristajn K-dojn (vd. n-on 347) niaurba adreso. Ĉar nia grupo estas en la havenĉirkaŭaĵo (sudparto de l’ urbo), tre proksima la havenojn, esp-istaj marŝipanoj en niaj havenoj vizitu la grupon (merkrede vespere en Jagerhuis, Weimansweg 90). Por persona helpo oni turnu sin al K-do J. v. d. Plas, Drentsche str. 24 a, Rotterd. (16 959.)

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Janko Todorov, Orfeo. Legenda kantisto k religia reformanto en Balkanoj. Biblioteko “Balkana Konkordo”. Sofio 1931. Form. 11×15 cm. 16 pĝ. Eld “Balk. Konkordo”, poŝtenska kutija 233, Sofio. Prezo: 0.20 sv. fk.

Orfeon ni konas, kiel lin prezentas la antikva arto, kiel magian kantiston, lirludanton. Per ĉi tiu broŝureto ni eksciis, ke li estas konsiderata kiel ĉefo de nova sektisma religia instruo disvastigita en iuj popolaj tavoloj de Trakio (t. n. orfeismo).

VARNA, la “reĝino de la Nigra Maro”. 36-paĝa, lukse eldonita k bele ilustrita prospekto kun plurkolora kovrilo pri tiu bela marurbo. Pro senpaga ekzemplero oni sin turnu al la komunumo de Varna (kurortno büro), kiu mem prizorgis la esp. eldonon.

MEMORNOTO

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Le Populaire, Paris, 8. 6. (sporto k esp-o); Le Cri du Peuple, Paris, 10. 6. (mencias “S-ulo”n); Le Réveil Ouvrier, Nancy, 10. 6., 13. 6.; Freie Sportwoche, Leipzig, 8. 6.; Deutsche Zukunft, Heide, 15. 4. (kurso); Signalen, Stokh., 11. 6. (pri verkoj de Lanti); Travail, Lyon, 13. 6.; Les Primaires, Issy-les-Moul., junio; Menschen, Gento, majo (3-paĝa esp.-rubriko en flandra k esp. lingvoj troviĝas en tiu ĉi student-revuo socialista).

[REKLAMO p.8] LA ESTONAN POPOLON K ARTON konatigas al vi la maja numero de LITERATURA MONDO sur 32 paĝoj! Kun multaj ilustraĵoj! Mendu ĝin por 0.90 sv.fr. (P. 1.—) aŭ egalvaloro ĉe niaj reprezentantoj, ĉe ĉiuj esperantistaj librovendejoj aŭ ĉe la eldonejo de la gazeto Bleier Vilmos, Hungario Budapest, IX. Boráros ter 6. Ni akceptas poŝtmarkojn el la eŭropaj landoj aŭ respondkuponojn.

NIA POŜTO

16 063. — Konsidere la nunan staton de nia movado estas neeble nun konjekti, kiam aperos “Internaciismo”. E. L.

13 676. — Estas la sama. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

DANIO

— Vojaĝante tra Nürnberg, Rothenburg o. T., Stuttgart, Marbach, Schaffhausen, Friedrichshafen, Luzern, Zürich, Winterthur, Konstanz, Karlsruhe, Heidelberg, Kassel de 4. ĝis 14. julio 1931, mi dez. interparoli kun parolkapablaj esp-istoj. Interesuloj tuj skribu al: K-do Fritz Kienert, Ahlmansvej 11, Sönderborg.

FRANCIO

K-do E. Robin (instruisto), Puybelliard par Chantonnay, kĉl, geinstruistoj.

GERMANIO

— Gevizitontoj eksterlandaj de la “Olimpiado” en Vieno skribu por renkontiĝi al: K-do Otto Schubert, Klingenberg Nr. 44, Bez. Dresden.

SVEDIO

— Tramisto de Stokholmo veturos al: Kopenhago, Hamburgo, Bruselo, Kolonjo, Berlino. Mi serĉas koresp-antojn. Adr.: K-do Gunnar Rosell, Sanktmickelsgatan 117, Mälarhöjden.

[REKLAMO p.8] Pollandanoj — atentu! La Sekretariejo de Lab. Esp. Societo “P r a c a – L a b o r o” en Pollando finpreparis ĝeneralan ADRESLIBRON de pollandaj esperantistoj, kiu entenas pli ol 4000 adresojn. — La libro ekpretiĝis k kostas 3 zlot., eksterl. 3 svis. fk. Rapidu mendi ĝin al la adreso: Jan Zawada, sekr. “Laboro”, Warszawa, M. O. Czerniakow, ul. Zaciszna 2 (Pollando).

[REKLAMO p.8] Al Tutmondo! Por varbaj celoj ni petas alsendon de ekspoz-materialo: L, PK, PI, gazetoj ktp. — Ni ankaŭ peras korespondaĵojn. Ĉiu sendajo estas rekompencota. Adr.: “LEA-Grupo” (Bruno Rhodius), Theaterstr. 58, II, Glauchau (Germanio).

ENHAVO

paĝo
Vatikano k Faŝismo 313—14
Senlaboreco ĉe germanaj ministoj 314
Ĉu ankoraŭ kapitalismo 314
La ĉefurbo de l’ Mez-Azia Respubliko 315
La venko de Turksib (poemo) 315
Por nia medito 315
La hinda naciismo en la servo de l’ hindaj kapitalistoj 316
La klasbatalo tra la mondo 316—17
La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon (fino) 316—17
Kiel mi fariĝis Sennaciisto 317—18
Kontraŭ la Dogmojn 318—19
Tra Esperantio 319—20
Korespondado 320

Abontarifo al Sennaciulo: Argentino, pes. 6; Aŭstrio, ŝil. 12; Belgio, belgoj 12; Brazilio, milrejs. 18; Britio, ŝil. 9; Bulgario, lev. 250; Ĉeĥoslovakio, kr. 60; Danio, kr. 10; Estonio, kr. 8; Finnlando, mk. 80; Francio, fr. 40; Germanio, mk. 9; Hungario peng. 10; Italio, lir. 45; Japanio, jen. 5; Jugoslavio, din. 120; Latvio, lat. 10; Litovio, lid. 20; Nederlando, guld. 6; Norvegio, kr. 9; Polio, zlot. 15; Portugalio, esk. 40; Rumanio, lej. 350; Sovetio, rubl. 4,50; Svedio, kr. 9; Svisio, fr. 12; Usono dol. 2,50. — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O 27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero aŭ per poŝtmandato.

Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)

N-ro 353, 9-a de julio 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 31,4,69,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj.

7-a JARO, N-o 353 — LEIPZIG, 9. / 7. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

POR SUBIGI AL SI LA PROLETARON

Papo k faŝismo fervorege interdisputas. Ĉu tio eble signifas, ke la papo batalas kontraŭ la faŝismo por akiri plibonigon de vivkondiĉoj por la laboristaro? — Tute ne. Eble estas ankoraŭ iuj, kiuj dum pasinta tempo fidis al la papo, la reĝo, la opoziciula konstitucio k la internacia izolado al faŝismo por ĝin renversi, k kiuj sendube ankoraŭ hodiaŭ kredas, ke la kapitalismo mem finfine forigos la faŝismon, aŭ ke ĉi lasta tuj estos renversata de la katolikaro k de l’ papo.

Fakte tiuj, kiuj ne fidas al la batalforto de l’ laboristaro, aŭ ĝin timas pli ol la faŝismon, de tempo al tempo rekonsolas sin per la espero, ke la burĝaro anstataŭigos la nunan per alia reĝimo, evitante tiel la proletan revolucion. Sed, la sama sinteno de l’ papo konfirmas la ĉiutage pli k pli grandiĝantan bolŝevikan danĝeron en Italio. Tio, kio igas la papon ekkrii, estas ĝuste la timo rezultanta el vekiĝo de l’ amasoj proletaj al klasbatalo, kiu atingas ankaŭ la tre multnombran malsatantan tavolon de l’ katolika laboristaro. La papo ne volas perdi tiujn anojn. La eklezio ne volas esti renversata kune kun la faŝismo. La eklezio estas organizo kapitalisma, k kiel tia ĝi preparas, efektive defendante la faŝismon, duan tranĉeon, ne plu tiom fidante al la rezistkapablo de l’ unua. Sed la papo k la eklezio, tre malavare subtenataj de l’ kapitalismo k de l’ ŝtato, ne ŝatas, ankaŭ en la dua cirkonstanco, reĝimon esence diferencan de l’ faŝisma. Kompromiso estas do probabla, malgraŭ la kolerŝajna frazaro reciproke utiligata en tiu interdisputado.

Kompreneble la faŝismo ne havas intereson, ke la problemo pri ĝia anstataŭo, t. e. la problemo pri registara ŝanĝo estu tiel malkaŝe metita antaŭ la laborista amaso. Sed siaflanke la eklezio klopodas por depreni el la faŝismo tiom, kiom ĝi povas, kiel eble plej ruze evitante, ke tiaj agoj utilu, ĉu rekte, ĉu nerekte, al la kontraŭfaŝista amasmovado, tial ke ĝia celo estas la malo. Sed se la papa sinteno ne estas kontraŭfaŝista, ja estas tiaj la amasoj, kiujn li alparolas.

[BILDO p.1 | 32,46,68,65] Karikaturo: dika pastro (la papo) kaj viro en nigra ĉemizo (Musolini) sidas ambaŭflanke de muro kaj tiras inter si plorantan infaneton je la brakoj. Subskribo de la desegninto: «R. Fuchs [?]». Subteksto: JESUO DIRIS: Lasu veni al mi la infanetojn…

Antaŭ nelonge, t. e. kiam la kaŭzoj, kiuj eksplodigis la konflikton inter Vatikano k faŝismo, jam estis maturaj, la papo laŭdis la faŝismon. La oficiala organo de l’ Vatikano (“La Roma Observanto”), kiu estas la ĉiutaga ĵurnalo de l’ eklezia Sidejo, rekonadis, ke la katolikaj organizoj devas agi en la kadro de l’ partio faŝista k por ĝi; tial ke, laŭ la supre citita organo, nur tiu partio garantias la protektadon al porekleziaj rajtoj. Krome en sia ĵusa cirkulero, la papo laŭdis la faŝistan sindikatismon: nome, li laŭdis la teruran malsatkondamnon al italaj laborul-amasoj. Li apogis la faŝismon ĉiam, k precipe post la Laterana interakordo, dum la plebiscito (ĝenerala popola voĉdono) k per la konstanta agado de siaj episkopoj k pastroj, kiuj fervore propagandadis la faŝisman doktrinon en la italaj preĝejoj. La papo k liaj episkopoj, kiuj estas samtempe la episkopoj de l’ registaro, ĝis antaŭnelonge predikadis, ke necesas obei al faŝismo, tiel kiel oni obeas al dio; ke necesas suferi k ĉion toleri per kristana rezignacio, nome ke oni ne devas ekribeli kontraŭ la faŝista reĝimo.

Kontraŭe, nek la papo, nek lia pastraro, en nenia okazo, ĉu kaŝe, ĉu malkaŝe, protestis kontraŭ la terurajoj de la Speciala Tribunalo, nek kontraŭ la hontinda konstanta malaltigo de l’ salajroj, nek kontraŭ la egaj ŝtataj impostoj, nek kontraŭ elloĝigoj al laboristoj k por tio, ke estu donata monsubteno al la tre multnombra senlaborularo. La kristana humano por la papo signifas do nur trudon al preĝado por konservi la vivon al la reĝo k al Musolini.

Ke la papo ne estas kontraŭfaŝista, estas pruvite per mil faktoj, jam antaŭ longa tempo la katolikaj organizoj suferis pro faŝistaj persekutoj ĉiuspecaj. Italiaj pastroj vivas eksterlande kiel Don Sturzo (Sturco) k aliaj; multaj troviĝas ankaŭ en punekzilo aŭ en malliberejo, same kiel ceteraj ĉiutendencaj kontraŭfaŝistaj batalantoj. Aliaj ankoraŭ estas mortigataj fie de faŝistaj bandaĉoj, kiel ekzemple Don Minzoni, k la papo neniam protestis. Plie la papo ricevis du miliardojn da liroj de la faŝista registaro, k ĉi tiun sumon la faŝismo deprenis de la italia laborularo per ponardo k ĉiaspecaj armiloj ĉe la manoj de l’ milicanoj, per Speciala tribunalo, per mortkondamnoj, per konstanta salajr-malaltigo k per grandegaj ŝtatimpostoj, k la papo ĉiam benis la armilojn, per kiuj la faŝismo senpovigis la laboristan popolon.

— paĝo 2 —

322 — SENNACIULO

La papo, la Vatikano, la eklezio estas do subteniloj al faŝismo. La polemiko inter Vatikano k faŝismo estas nur temo pri povlimoj de l’ unu k de l’ alia en la interno de l’ sama familio — nome de l’ familio el bankieroj, industriistoj k terposedantoj. La Vatikano volas nur modifi kelkajn aspektojn de l’ faŝismo, tre malŝatindajn por la laborist-amasoj, k samtempe ĝi preparas anstataŭan reakcian k kontraŭrevolucian reĝimon por la tago ne malproksima, kiam la faŝismo estos renversata de l’ proleta armata ribelego. Kontraŭe, senleĝigo al katolikaj junulaj organizoj signifas batalon kontraŭ laboristajn amasojn, kiuj spite la papa volo emis fari ĉi tiujn organizojn kontraŭfaŝistaj.

Do, konsiderante, ke malgraŭ ĉiaspecaj persekutoj faŝistaj al katolikoj ĝis nun la papo neniam protestis, oni povas konkludi sen timo erari, ke nur la pli k pli vekiĝanta batalspirito en ĉi tiuj amasoj k la timo perdi la influon super ili devigis la papon ribeli kontraŭ Musolini. Sen tio la “sankta patro” neniam estus dirinta eĉ unu vorton. Petro Konĝiu (15 973).

[REKLAMO p.2] ★ SOVETA PEDAGOGIO. Multaj interesaj artikoloj de aŭtoritataj gvidantoj. 40 pĝ. Form. 16 × 25 cm. Prezo 0,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

LA SITUACIO EN HISPANIO

La situacio en Hispanio estas priatentinda el diversaj vidpunktoj k rilate al pluraj problemoj starigitaj. Laŭŝajne la reĝimo stabiliĝis. Ne plu okazas en la lando gravaj sociaj konfliktoj. La nuna registaro povus solvi la laboristajn konfliktojn; sed ĝi ne scias finsolvi la sociajn problemojn, ne scias forigi la ekonomian krizon, zorgi pri biendispartigo al la laboristoj k. c. La registaro tuŝis tiujn problemojn, sed ne aranĝas ion definitivan laŭ ĉies deziro por certigi la bazon de l’ progreso.

Grava problemo nesolvita estas ankaŭ tiu de l’ religio, kiun la registaro certe lasas al parlamentaj decidoj; sed antaŭ ol tia decido okazos, povos estiĝi seriozaj opoziciaj bataloj, la mola sinteno de l’ provizora registaro rilate la ekleziestrojn povas esti danĝera, la enkonduko de l’ episkopo el Toledo montras, kiel la registaro protektas la malamikojn de l’ popolo. La registaro sciis bone, ke tiu ulo estis en la lando tri tagojn antaŭe; dum tiuj tagoj okazis religiaj propagandaj agitoj, atakoj kontraŭ la respubliko en kunvenoj, preĝejoj k rojalistaj ĵurnaloj, ankaŭ minaco per la dia puno.

Post unu el tiuj festoj en Norda Hispanio eksplodis la neevitebla atako de la religiuloj kontraŭ la ateistoj k liberamaj personoj; dum tiu batalo pli ol 60 personoj estis vunditaj. Kiam la registaro sciis la rezulton de sia toleremo, ĝi decidis ekzili tiujn agitistojn, sed la konsekvencoj ekscitis la popolon. La hispana popolo unue suferas milde la mokojn de la malamikoj k la mildon de l’ registaro; sed dum unu el tiuj mokadoj la popolo elreliĝos [?], k religioj, pastroj, gemonaĥoj k eĉ la registaro mem estos kuntrenataj.

Ni nur memoru, ke la monarkistoj komencis bruligi monaĥejojn, la popolo daŭrigis la komencitan laboron; tio estis barbaraĵo, certe. Sed la registaro faris malpli, religiuloj atakis k la loĝantaro sin defendis k ankaŭ defendis la respublikan bazon, kiu estis endanĝerigita; la religiuloj forlasis la monaĥejojn k forigis eksterlanden siajn riĉaĵojn, poste ili revenis k la registaro liveris al ili la forlasitajn monaĥejojn. Ĉi tiuj estis protektataj de la armeo k la tuta gardistaro. Dum tiuj tagoj la rabistoj “laboris” laŭplaĉe; tamen ni servis la religion, mi mem garnizonis dum ses tagoj en monaĥinejo, kiel soldato.

La militistaro

Alia fundamenta problemo estas la militista, la ordigo de tiu terura ĥaoso, nomata armeo. La militministro zorgas pri la reorganizado de la militista klaso. Kiom da oficiroj estos eksigataj! Por 108 000 soldatoj, kiuj formas la hispanan armeon, ĉiujare, estis 24 000 generaloj, estroj k oficiroj, la elcento estis terura: oficiro por 4,4 soldatoj. La reorganizita armeo bezonas nur 6000 oficirojn, la ceteraj estos devigataj pensiiĝi volonte, se ne devige.

Ne kredu, ke tiu pensiumo kreas ekonomian krizon ĉe la eksigitoj, tute ne; ili havas la saman salajron kiel en aktiva deĵoro. Dume la laboristaro senlabora malsatas, la ŝtato ne subvencias ilin, miloj k miloj da personoj vegetadas en mizero… La forigo de 17 000 oficiroj kreas konflikton al la registaro, ĉar la plimulto el la pensiatoj estas respublikanoj, dum la akceptatoj estas altprocente adeptoj de l’ religiuloj, ĉar en tiu elekto la registaro ne distingis inter amikoj k malamikoj.

La proletaro

En tiu ĉi situacio la proletaro povas ludi gravan rolon sur la hispana horizonto, sed tio dependas de la lab. gvidantoj; por la formado de la parlamento la socialistoj koaliciis kun la respublikanaj partioj.

La sindikatistoj ne prezentas kandidatojn, ĉar la Labora Konfederacio ne estas politika. Se la Unuiĝanoj balotus por la komunistoj, ĉi tiuj havus grandan reprezenton en la parlamento, super ĉio en la kataluna regiono, kie estras la Labor-Konfederacio. Ankaŭ en Andaluzio eble ili atingos ion, ĉar la malsato k mizero atakis pli ol 5 milionojn da personoj.

Resume, la hispaniaj balotoj havos tre konfuzan aspekton, la militistoj, k iliaj familianoj eble, k la religianoj balotos kontraŭ la registaro, dum ĉi tiu gajnis inter la publikaj oficistoj, la timemuloj k malgranda burĝaro.

La komunistoj havos eble pli da simpatio ol dum la pasintaj urbaj balotoj, ĉar multloke la proletaro estis disigita kiel en pasintaj epokoj de la fatala diktatoreco k fetora monarkio. J. Lerroux (16 695), Madrid.

Rim.: Tiu ĉi raporto estas verkita antaŭ la balotoj (la 20-an de junio).

SEN LABORO

A. M. Arima [?]

2

Mastroj estas kun koroj argilaj: ili penas ja sen intermit’, ke kreskegu ilia profit’ per la vivoj de sklavoj milmilaj.

Kapitalo — potenca idolo — sangon suĉas kiele hirud’. En mizero — pro troa abund’! degeneras la kara popolo…

Mono mankas por var’ bezonata, ĉar produkton de l’ sklavoj de l’ ter’ oni prenas por kupra moner’, kaj rabegas impost’ senkompata.

Tempo nigra… Kvazaŭe geheno… Viv’ estiĝis sen ĝojo, sen lum’… “Ĉesigita laboro de nun…” ni tralegis en iu mateno.

Teruritaj la kapojn ni klinis, vojekiris al eta kaban’… Kion fari sen mono, sen pan’? Malespero en koroj kulminis…

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 323

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Ĉe oficistoj k instruistoj en Japanio

La registaraj oficistoj komencis sabotadon (intencan fuŝadon); ili forte kontraŭstaras kontraŭ la salajr-malpliiga plano de la registaro. Oficistoj de la departemento de komunikado efektive estas en stato de sabotado ekde 23. majo k aranĝis diversajn kunvenojn por kontraŭi la proponitan drastan rimedon. Ĉ. 250 oficistoj de la konstru- k ripar-fako de la departemento akceptis rezolucion kontraŭ la salajra malpliigo, la plano de malmultigo de la personaro, malpliigo de la premioj k monasignoj k la plano de provizora ĉesigo de salajraj plialtigoj.

Dudek ses radikaluloj inkluzive 17 instruistoj de elementaj lernejoj estis lastatempe arestitaj k kontraŭ kvar el ili okazis proceso. Post la enketo montriĝis, ke la gvidantoj estis disdonintaj ekzemplerojn de sekrete presita eldonaĵo de Japana Komunista Unuiĝo inter la membroj de Okinaŭa Instruist-Laborista Unuiĝo (OIL) k Okinaŭa loka komitato kompartia. Laŭ “Juna Azio”, n-o 6.

Labormanko en Usono

Kiam mi komencis labori en la antaŭ du jaroj fondita fabriketo, mi estis la sola kudristino. La maljuna ĉeflaboristo konstruis la intermuretojn k fiksis la tablojn, stablojn ktp. Komence oni dungis nekvalifikitajn laboristojn pro la malaltaj salajroj postulitaj, sed baldaŭ maldungis ilin. Mirinde estas, ke la ĉeflaboristo protestis k rifuzis instrui al ili la laboron. La sekvo estas, ke li devis forlasi la fabrikon. Ne ĝenis la estrojn, ke li laboris dek aŭ eĉ pli da horoj tage (la kromhorojn senpage) k ankaŭ ekfunkciigis ĉion. — La salajrolisto estas malgranda k ankaŭ la produktado. Oni provis novan rimedon. Novdungitoj devas labori senpage dum 8—14 tagoj, ĝis ilia laboro fariĝas profitdona. Kompreneble tion ne faris la gelaboristoj.

Dum duono da jaro falis la lifto trifoje. Ĉar ne estis domaĝo dum la unuaj akcidentoj, neniu esploris la aferon. Ĝi ne estis ekzamenita dum ses monatoj malgraŭ la Nov-Jorka regulo, ke lifto devas esti provata oficiale ĉiun trian monaton. Tial neniu surpriziĝis, ke la lifto falis trian fojon. Ĝi falis foje de la dekdua etaĝo en la kelon kun tridek personoj en ĝi. 25 el ili suferis domaĝon. La sekvintan tagon agento por la asekurkompanio iris al la hejmoj de la 30 personoj k provis silentigi ilin per tre malgranda monpago. Tiel oni kutime faras en Usono.

Nun mi sola laboras 2—4 tagojn semajne. Mi supozas, ke baldaŭ bankrotos la firmo k mi fariĝos tute senlabora. Tamen oni ankoraŭ fantazias pri “granda estonto”. 14 983 en “Ĉirkaŭ la Globo” (Nov-Jorko), n-o 6.

Ĉe la lokaŭtitaj norvegaj laboristoj

Okaze de la granda laborista konflikto en Norvegio, kiu rezultigis la lokaŭton de 83 mil laboristoj, la Sapsborga laboristaro entreprenis agon, sekve de kiu du lokaj ĵurnaloj ne plu aperos tiom longe, kiom daŭros la batalo. La polickomisaro preskaŭ ne kontraŭagis la laboristojn, kiuj sieĝis la konstruojn de tiuj du ĵurnaloj por malhelpi ilian aperon. Laŭ la opinio de diversaj Oslo-aj gazetoj li en tio estis nekapabla plenumi sian taskon. Li devis raporti al la just-ministro pri la okazintaĵoj. La komisaro deklaris al la gazetaro, ke ne ŝajnis al li utile interveni kontraŭ la laboristoj, unue, ĉar la malgranda nombro da policanoj je lia dispono ne permesus al li fari multon kontraŭ centoj da laboristoj k due, ĉar la laboristoj de la elektra centrejo k de l’ akvoservo estus ekstrikintaj, se la publikigo de l’ du ĵurnaloj ne estus interrompita. Laŭ Gazetservo de l’ Antimilitista Oficejo (Hago).

KIAL K KIEL MI IĜIS FIZIOKRATO?

Junulo 16-jara mi estis, kiam mi jam estis ano de la tielnomata junularmovado. Jam tiutempe en mi regis ioma revoluciemo, — revoluciemo en ĉiuj rilatoj, internaj k eksteraj, t. e. ke mi renversis en mi la tradicion, nek fumis, nek trinkis alkoholaĵojn nek plu emis manĝi viandaĵojn (kadavraĵojn), nek mi volis toleri, ke oni iel vivigu min en mizero.

Esperantisto mi ankaŭ jam estis, sed nur abonis al “Heroldo de Esperanto”. Tamen el ĝi mi baldaŭ elĉerpis, ke ĝi ne estas sufiĉe taŭga por mi, k iam sciiĝinte pri SAT per anonco en ĝi, mi aliĝis al nia proleta organizo. Koncize mi volas diri, ke mi tre frue jam sentis la subpremon k iĝis ribelema en multo, estis ĉiel liberema; tiu emo al ĉia libero ĝis hodiaŭ ankoraŭ regas min, k mi havas la opinion, ke ĝi neniam mortos, ĝi finiĝos nur kun mia vivo, ĉar ĝi mem estas la vera vivo.

Mi nek emis aliĝi al komunista nek al socialdemokrata junularo, ĉar mi en ambaŭ vidis maljunajn homojn, kiuj gvidis la junajn, k kiuj kvazaŭ edukis la junulojn al unuflankaj homoj (laŭŝablone formitaj — obeemaj), k mi havis la senton, ke ili ne libere sin mem formas, sed estis formataj de tiuj gvidantoj. “Kiu havas la junularon, tiu havas la estonton”, tiel oni ĉiam diris k diradas, sed mi ne volis esti “havata”.

Jaro pasis, amikojn samideajn mi havis, k ni kune fondis grupon nomatan “Rondo de la revol. junularo”; en ĝi mi trovis la liberan memformadon k memkonscion pri la vivo, mi trovis batalemajn Gek-dojn, kiuj estis por la vera libero, kontraŭ kapitalismo k ŝtato. Tie mi restis, ĝis tiu organizo mortis pro iaj kaŭzoj. Du jarojn proksimume mi restis politike neorganizita, sed mi ĉiam okupis min pri tiu por mi tre necesa temo, studis ĉiujn politikajn skolojn k trovis, ke por mi kiel vere liberama, ne subiĝema homo restas nur unu politika koncepto, tio estas la fiziokratio, kio, laŭvorte tradukite, signifas natur-regadon. La fiziokratio do estas sociordo aŭ ekonomi-ordo, en kiu la instinktoj neniel estas subpremataj, en kiu nenia ŝtato plu havas ekzisteblon, en kiu ĉia ekspluatado estas malebligita, do en kiu vere regas la naturo, ĉar ĉio estas laŭnature reguliĝanta¹. La fiziokratio pli facile estas realigebla, ĉar ĝi ne postulas, ke la homoj sin aliigu (kiel ekz. ĉe ĉiuj komunismoj — Marks, Lenin, Kropotkin — por kies efektivigo necesas la edukado de homoj al komunisme pensantaj aŭ subordigo al komunismo), sed en ĝi ĉiu homo povas vivi laŭ sia instinkto.

Ĉar mi trovis, ke en tia sociordo mia deziro je forigo de ĉia subpremo, subordigo k ekspluato estas plenumota, ĉar mi perceptis, ke mia anarkiemo (vera liberemo) nur tie trovos sian efektiviĝon, tial mi fariĝis disĉiplo de tiu grava ideo kreita de Silvio Gezel (Gesell), tial mi fariĝis fiziokrato k aniĝis ĉe la “Fiziokrata Batalligo”, en kiu mi nun kiel ankoraŭ juna (23-jara) batalanto aktive kunlaboras. Mi scias, ke la aro da fiziokratoj estas nun ankoraŭ relative malgranda, sed mi ankaŭ scias, ke lastatempe ĝia anaro sufiĉe kreskis, k ĉar por mi ne estas ĉefe decida la aro da postkurantoj, sed la vera bono de la ideo, mi kun fera energio restos batalanto por la fiziokratio tiom longe, ĝis mi estos trovinta pli bonan ideon por la liberigo de l’ proletaro el la kapitalisma sklaveco k ĉia ŝtataro. SAT-ano 6707.

¹ Por ke ne okazu erarpenso, mi volas apude rimarki, ke “fiziokratio” ne signifas “reen al la naturo”, kiel multaj pasiaj naturadorantoj (ekz. vegetaranoj, nudkulturanoj) aspiras, sed ĝi nur signifas veran naturan ekonomi-ordon, do neekziston de subordigo, ekspluato k subpremo.

— paĝo 4 —

324 — SENNACIULO

[BILDO p.4 | 8,7,93,18] Kapdesegnaĵo: du junaj atletoj kun flagoj ambaŭflanke, ĉiu antaŭ kvinpinta stelo kun «SAT»; meze la titolo. Subskribo de la desegninto: «Sambs».

JUNULARA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.

Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstr. 14, Neckarsulm (Germanio).

PRI JUNULARA LABORO

En la numero 338, paĝo 206, bedaŭrinde la demando, “kio estas junularo”, estas kunligita kun la anonco pri preto, gastigi eksterlandajn K-dojn. Por la gastigo nenecesas klarigo. Bonakceptataj estos junuloj k maljunuloj. Tial peru dumferian interŝanĝon!

Sed por la kongresa laboro, por sukceso de la fakkunsido junulara necesas tiu klarigo, ankaŭ por la laboro de la sekcio. La diferenco inter maturiĝantoj k maturiĝintoj ne estas neigebla. Ĝi ekzistas. La korpa aliiĝo kaŭzas psikan ŝanĝiĝon. La junulo pensas aliel ol la plenaĝulo. Li aliel laboras. Li ankoraŭ ne havas firman starpunkton rilate la ceterajn K-dojn, rilate la mondon, ja li ne ĉion scias pri si mem (la maturiĝintoj kelkfoje ankaŭ ne). Li lernas ankoraŭ. Se ni volas starigi junularon el K-doj junaj, maturiĝantaj, ni devas serĉi metodon, kiun ili povas kompreni, vojon, kiun ili povas iri. Krom la SAT-laboro necesas laboro je la homo, je la junulo.

Nun kelkfoje estas aŭdata la kunlaborinvito al la “maljunuloj, sed junaj en koro”. Certe oni opiniis, ke maljunaj K-doj, kiuj ankoraŭ ne perdis energion, entuziasmon k forton de volo, kies agoj ankoraŭ spiras junecon, ke tiuj povus same kiel la junuloj kune kun ili la plej bonon fari. Kion? La celo de la grupo miksata el junuloj k maljunuloj laŭ mi estu eduko de l’ junuloj, helpo por ili dum la maturiĝtempo, paŝo al SAT-aneca laboro. Sed la taskoj por la junaj K-doj estas diferencaj de la taskoj por la maljunuloj. La “junaj” maljunuloj pli larĝan kampon devas pritrakti ol la junuloj. Tasko de junulara grupo ne estu nura SAT-laboro, pure esperantista, pure klasbatala; ni ne forgesu la edukon de homo. La maljunulo en tia grupo nur havu edukan rolon.

Ekzemplon mi prezentu: K-do Švarc pledas por speciala lekcio pri la tasko de esperantista junularo en klasbatalo dum la kongreso por junuloj.

Maljunuloj tion pritraktantaj ja havas multajn spertojn. Ili ja travivis la junecan tempon. Pri tiu ebla kunveno el nuraj plenaĝuloj mi nenion diru. Junuloj ĉeestos, junuloj maturiĝantaj. Ili ne komprenos ĉiun maljunulon. Tial la maljunulo estu laŭeble plej komprenebla, se li partoprenos. La celo de la diskuto? Ne prezenti raporton k voĉdoni pri rezolucio, eble ke la kompartio estas la sola ktp. aŭ ke esperanto estas la sola rimedo ktp. La juna K-do ja ne havas la spertojn, la komprenon pri tiuj grandampleksaj problemoj politikaj. Paŝon post paŝo! Eble, diskutinte, ni estos trovintaj, ke ni ne “klasbatalu mondskale”, ke ni fariĝu unue homoj firmkarakteraj k post tiu eduko aŭ memeduko ni pligrandigu nian agadon. Junuloj inter si ne estas endanĝerigataj pritrakti nekompreneblon. Sed se maljunuloj, ankaŭ kun koro juna, ĉeestos, ili ne forgesu, ke maturiĝantoj luktas por sia vojo en la vivon. MOR 14 624.

Red. rimarkigo. Tiu ĉi letero estas plia pruvo pri la neceso klarigi nian rolon k laboron en klasbatalo. Cetere mi ege ĝojas pri la vekita intereso per mia instiga propono. Ĉiu kongresvizitanto nepre vizitu niajn fakkunsidojn! — A. S.

El Aŭstralio

Proletoj de la tuta mondo unuiĝu!

Karaj Gek-doj! — Unua de Majo. Festotago, kiu unuigas milionojn da koroj al unu sola korpo, penso k espero. Kiel putras ĉiutage pli profunde la kapitalista sistemo, tiel ankaŭ la revolucia spirito de la tutmonda laboristaro kreskas paralele, sin koncentrigas en organiza formo, por per fera volo k konscio liberigi sin el tiu neesprimebla suferado kaŭzata de raciigo k senlaboreco por fina renversbatalo de tiu krimega k neĝusta socia ordo.

Ni aŭstraliaj komunistoj-esperantistoj aliĝas nin al la tutmonda klasbatalantaro k salutas ĉiujn konsciajn proletojn. Solidarece viaj Sidnejaj Esperantistoj-komunistoj.

Red. Rim.: Kvankam majo jam delonge pasis, mi tamen enmetas tiun malfruiĝintan leteron, kiu al ni sciigas pri la klasbatalemo de niaj aŭstraliaj Gek-doj, samtempe petante ĉi tiujn je plua kunlaboro. Sendu raporton pri la laboro, vivo k batalo de la aŭstralia proletaro k speciale junularo. — A. S.

Fakkunsido(j)

Laŭ informo el Amsterdam ni trovos, en la kadro de ĝenerala aranĝo, okazon fakkunsidi lundon k mardon. La K. K. klopodas trovi komunan noktrestejon por la gejunuloj. La preciza (laŭvica) tagordo estos konigata en Amsterdam. Krom la raportoj de la sekciestraro necesas sciiĝi pri raportoj el la opaj landoj. Se vi persone ne povas raporti — sendu skriban informon. Ĝis nun estas anoncitaj du raportoj: 1. La neceso eduki al sennacieca pensado. 2. La tasko de la esp. junularo en klasbatalo mondskale. — En ĉiuj demandoj pri “junularo k kongreso” vin turnu al K-dino Annie Duif (16 599), Amsterdam-West, v. Spilbergerstr. 22.

La sekcia buĝeto

La sekcio tre ŝpareme mastrumis per la monrimedoj propone disponitaj al ĝi. La elspezoj ampleksas preskaŭ nur afrankon. Enspezoj: 20 mk. g. (ricevitaj de SAT). Elspezoj: K-do Keuning ĉ. 5 mk. g., K-do Švarc, de aŭg. 1929 ĝis julio 1930 — ĉ. 4 mk., de aŭg. 1930 ĝis junio 1931 — 5,22 mk., skribmaterialo en 2 jaroj — 0,50 mk. Sumo de l’ elspezoj: 14,72 mk. g. Sekve devas esti ankoraŭ 5,28 mk. g. en la kaso. — La neceso de aĉeto de informa materialo estas evidenta. En tutaj du jaroj sur J. P. ne aperis eĉ unu raporto sciiganta pri la naciaj k internaciaj junularmovadoj. Atendo de hazardaj kunlaboroj metas nin en vicojn de hazarduloj, sed ne en tiun de klaskonsciaj batalantoj. Ankaŭ pri tio la fakkunsido sin devas okupi. A. S. (10 580).

Internacia Junular-Ligo aranĝos tendaron la 4.—12. aŭg. en la bieno “Gâsselia”, Vessigebro apud Falkenberg en Halland, Svedio. Broŝureto esp-a pri la tendaro havebla ĉe I. J. L., Postbox 122, Kopenhago K, Danio.

Nia poŝto

7658. — Jus min trafis via rap. pri “Landa junulara renkonto”. Certe iom malfrue, sed okaze mi parton el ĝi uzos kun foto. Dankon. Daŭrigu kunlaboron.

72. — La enmeto de via artik. kaŭzus egan polemikon. La tasko de J. P. ne estas tia. Mi emas enmeti plu nur artikolojn bazigantajn sur faktoj k defendeblajn laŭ proleta mondkoncepto. Cetere ankaŭ pri tiu afero sin devos okupi la Jun. fakkunsido.

13 607. — Okaze mi uzos vian artikolon, sed ŝanĝita! En ĝi estas kelkaj kontraŭdiroj k neakordigeblaĵoj.

11 082. — Artik. via aperos. Pri sama afero mi ankaŭ jam ion skribis, sed de alia vidpunkto. Vi ja vidos. Dankon. Daŭrigu kunlaboron!

— paĝo 5 —

SENNACIULO 325

TRA ESPERANTIO

Raportaro de la Plenum-Komitato de SAT pri la agadjaro 1930/31

A) RAPORTO DE LA DIREKCIO

Ni prezentas hodiaŭ al la regula Kongreso niajn raportojn pri la periodo de agado inter la datoj: 1. julio 1930 k 30. junio 1931. Ni submetas ilin al via ekzameno k pridiskuto, al via aprobo aŭ malaprobo.

Niaj mortintoj. — Ankaŭ en tiu ĉi jaro la morto ŝiris el nia mezo aron da Gek-doj, kiuj kunbatalis en niaj vicoj por plenumo de niaj prolet-esperantistaj taskoj. La Asocio konservos al ili honoran memoron. Jena estas la nomaro: K-dino A. Demidjuk, K-dino Lisa Johansson, K-doj Alf. Champion, Rich. Borrmann, Miĥ. Herold, Willi Baltrusch, Max Wetzel, Gustav Lebetsamer, Joaquin Mari, J. H. Warrink, Johano Grisar, Aleksandro Lingel.

Konsisto k funkciado de la Plenum-Komitato. — Nenia ŝanĝo okazis dum la raport-jaro en la konsisto de la 6 membra Pariza Direkcio, k ĝi funkciis regule k normale. Kunsidoj okazis ĉiu-dusemajne, kelkfoje ĉe eksterordinaraj decidoj pli ofte. Krom la 6 direkcianoj la P. K. konsistis nur el 2 anoj ekster la direkcia loko, nome K-do Lerĥner (por la Administracio) k K-do Stej (por Senn. Pedag. Revuo).

Aliaj fakoj de la SAT-aparato ne funkciis ekster la gvidcentro. La 2 eksterparizaj P. K.-anoj ĉiam aprobis la laboron de l’ Direkcio k interkonsentis kun ĝi pri la diversaj agoj. La laboro de l’ Direkcio estis en tiu ĉi jaro speciale peniga k malagrabla, pro la senĉesaj k plifortigitaj atakoj de opozicio, kiu per ĉiaj rimedoj provis subfosi la aŭtoritaton k malhelpi pozitivan laboradon de l’ SAT-estraro. Per tiuj opoziciaj elpaŝoj k manovroj amasiĝis ampleksa laborkvanto, korespondado, verkado de komunikoj, interrilatado kun la diversaj instancoj de l’ organizo. Rimarkinde estas, ke la decidoj estis ĉiam unuanimaj, k post serioza pridiskutado malkonsento neniam okazis en la kadro de l’ Direkcio mem. La SAT-anaro akiris malfortan ekvidon pri la de l’ Direkcio farita laboro per la multnombraj komunikoj aperigitaj de ĝi dum la tuta jaro en preskaŭ ĉiu numero de la oficiala organo. La grava decido pri energiaj rimedoj por ŝirmi la organizon kontraŭ la detruemo de l’ opozicio, estas farita en interkonsento kun la Kontrol-Komitato.

Rilatoj kun Ĝenerala Konsilantaro. — Ĉiuj gravaj aferoj estas submetitaj per cirkuleroj al la Ĝ. K. Estas dissenditaj 3 cirkuleroj, al kiuj nur parto el la Konsilantaro respondis. Multajn pozitivajn sugestojn ni ne trovis inter la respondoj.

Kontrol-Komitato. — La konfliktoj, kiuj okazis dum tiu ĉi jaro en la post la Londona Kongreso nove formita K. K. en Bruselo, estis internaj. La unua, rilata al la persono de Janere (Jeanneret), fariĝis neevitebla sekve de ties malkaŝa solidariĝo kun personoj, kiuj pro atenco kontraŭ la Statuto de SAT devis esti eksigataj el la organizo. La dua konflikto, rilata al la sekretario de l’ K. K., Berjje (Bergiers), originas, kiel montras la klarigoj de liaj du kolegoj, en personaj konsideroj k la nekonsekvenceco de K-do Berjje. Ĉi tiu fakte en la sama tempo, en kiu li decidis kune kun ni k interkonsente kun siaj kolegoj pri eksigo de la opoziciaj gvidantoj pro ilia kontraŭstatuta agado, kontaktiĝis letere kun ili en la intenco fosi la tombon al la nuna gvidantaro de SAT. “Isto” mem publikigis la diversajn leterojn montrantajn la malsinceran ludon, kiun ludis tiu “duvizaĝulo” — kiel nomas lin la opozicia organo. Pri la tuta afero raportas aliloke K-doj Van Aelst k Stalens, la du anoj, kiuj restis ĉe la posteno k plenumis honeste sian taskon.

LEA k Gotenburga Konvencio. — Restis lojalaj al la Konvencio la franclingva, brita, aŭstria, ĉeĥa, nederlanda, pola, finlanda k sveda LEA. Socialista Esp. Asocio por germanlingvaj regionoj (SEA) esploras la demandon pri aliĝo al la Konvencio laŭ deziresprimo de sia unua kongreso, kiu okazis en tiu ĉi jaro. SEA naskiĝis el skismo okazinta ĉe GLEA pro ties partitendenca gvidado. GLEA, kies nunaj gvidantoj estas inter la organizantoj de l’ SAT-opozicio, agitis kontraŭ SAT en ĉiu numero de sia gazeto, subtenante la gvidvortojn de la CK de SEU. Tiel la GLEA-prezidanto Vildebrand ekzemple asertis en konferenco, ke ni presigis en “S-ulo” raportojn de SEA, sed ne la ĝustigojn de GLEA. Kiu objektive trarigardas la n-ojn de “S-ulo”, tiu konstatas, ke ni aperigis lojale raportojn de ambaŭ flankoj k eĉ tielnomatan “ĝustigon” en n-o 325.

Servoj de SAT. — La opozicio kutimas atentigi en siaj skriboj k paroloj pri nia malatento al la funkciigo de l’ SAT-servoj. La demagogion de tia agitado estas facile malkovri: la servoj de SAT kompreneble povas funkcii nur en tia grado, en kia estas kunlaborantoj, servigantoj k uzantoj. Kaj estas tute kompreneble, ke la organiza sistemo, la Statuto k la strukturo de SAT nur ebligas valorajn servojn, sed ke ilia efektivigo dependas tute de la aktiveco de la unuopaj membroj. La gvidantoj povas nur iniciati k konigi iniciatojn de iuj membroj, sed por vivigi la aparaton, funkciigi la servojn estas kondiĉo: laborema membraro, kiu scias ne nur utiligi la servojn de l’ Asocio, sed ankaŭ doni al ili realan disvolviĝon, valoron k plenumon. Riproĉinda estus nia sinteno, se ni malhelpus al iu ajn membro en tiu direkto, se ni malhelpus krei fakojn, plenumi servojn ktp. Sed neniam ni tion faris k faras; male, ni donas al ĉiu iniciativo nian moralan apogon. Oni forgesas ankaŭ tro ofte la serveman k peran karakteron de nia organo “S-ulo”, kies kolonoj estas malfermitaj al ĉiu serventrepreno de SAT-anoj k kiu fakte prezentas la ligilon, la ponton inter la granda SAT-rondo sur la terglobo. Pri tiaj esence servemaj k praktikaj informoj aperintaj lastjare en “S-ulo” vi aŭdos per la raporto pri “S-ulo”. Se kelkaj fakoj k sekcioj malaperis aŭ ne tiel bone funkciis kiel en antaŭaj jaroj, k se ĝis nun ne aperis ankoraŭ la nova Jarlibro, ni devas por klarigo de tiuj faktoj k nia senkulpigo montri al la lastjaraj okazaĵoj en la SAT-vivo, kiuj postulis niajn tutajn fortojn en la lukto pro la nura ekzisto de SAT k kiuj, bedaŭrinde, premis dume en malantaŭon la pozitivan laboron, kiu sola povas konduki al plua disvolviĝo k pligrandiĝo de l’ Asocio.

Kiom malsinceraj tiurilate estas la riproĉoj de la opozicio, tion lumigas ankaŭ jena fakto: la iama gvidanto de l’ Esperanto-Servo, Besler, eksigita el SAT pro sia partopreno ĉe kunsido de CK de SEU, en kiu estis farataj la skismigaj decidoj, rifuzis redoni al SAT la de li tenatan materialon, kiun li uzis por la Esp.-Servo, nome multobligan aparaton, kiel ankaŭ monsumon de 84.24 mk. germ., kiu restis ĉe la likvido de l’ Servo laŭ la bilanco de Besler de 15. VII. 30 en lia kaso. Dufoje nia K-do Platiel el la Administracio klopodis persone ĉe la hejmo de Besler, por likvidi la saldon k repreni la aparaton, sed sensukcese. Tiel agas la opozicio: ĝi retenas la materialon k monon de SAT k samtempe akuzas nin ne funkciigi la servojn de la Asocio!

Administracio. — Sekve de la perdo de l’ sovetiaj membroj k abonantoj, rezulte de la nericevo de monsumoj k neeblo libere enirigi niajn gazetojn k

— paĝo 6 —

326 SENNACIULO

eldonaĵojn en Sovetio, la laboro en la administrejo malplimultiĝis, k estis maldungita je 28. februaro 1931 K-do H. Thieme; krome dum kelkaj monatoj la ceteraj dungitoj (3) laboris nur kvin tagojn semajne, tiel ŝparante monon al la asocio. La Lajpciga SAT-anaro elektis en kunveno de 25. februaro trimembran Administracian Komisionon, kiu anstataŭis la ĝis tiam funkciintajn tri libervolajn revizorojn.

Redakcio. — K-do Lanti kiel gvidanto de “S-ulo” tralegis, prijuĝis k elektis la manuskriptojn por la semajna organo, donante konsilojn pri aranĝo k prilaboro. Tiun laboron, same kiel la ekstreme penigan laboron en la asocia gvidado, li faris dum siaj profesi-liberaj horoj. K-do Bartelmes restis dungita kiel redaktoro de “S-ulo” k prizorgis la teknikan laboron de l’ redaktado. Li ankaŭ redaktis “La Novan Epokon” plene, t. e. ekde la elekto de l’ manuskriptoj ĝis la legado de l’ presprovaĵoj, pretigis plurajn literaturajn manuskriptojn por la eldono, kontrolis lingve la manuskriptojn por “Senn. Ped. Revuo” k faris redakci-sekretarian k direkci-sekretarian laboron. K-do Stej redaktis tre akurate la kajerojn de “S.P.R.”, sed bedaŭrinde la al Moskvo por presigo sendita manuskriptaro de l’ n-oj 5—7 ĝis nun ne aperis, k li kun nia konsento ĉesis prilabori pluajn n-ojn, por ŝpari al li tiun senrezultan laboron: ĉar ni el CK de SEU tute ne ricevis informon pri la presigo de l’ numeroj, ni devas konsideri tiun Revuon kiel fiaskintan entreprenon.

Bilanco de l’ 10-a, preparo de l’ 11-a Kongreso. — Sciiĝinte, ke la 10-a Kongreso en Londono havis plus-saldon, ni decidis eldoni la protokolaron en broŝura formo k prezenti ĝin je tre favora prezo al la K-doj, lasante ĝin senpage al la kongresintoj. Tiel la stenografita raporto de l’ kongreso estas komplete reproduktita k havigita al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la interna vivo de l’ asocio. Antaŭ ol elekti la kongresurbon por la ĉi-jara kongreso, ni atendis pli ol 4 monatojn je eventuala invito de l’ Moskvaj SAT-anoj, kia estus kondiĉo nepra, por ke ni povu konsideri Moskvon kiel kongresan lokon. Kvankam okazis dum aŭgusto 1930 kunveno de CK de SEU kun skismigaj decidoj kio kreis tute novan situacion en la Asocio, ni tamen prokrastis la elekton de kongres-urbo ĝis fino de novembro. Sed dume nek SEU organizis sian 5-an kongreson, nek Moskvaj SAT-anoj donis ian vivosignon. Tiel do, kiam jam urĝis la afero, ni decidis je 29. nov. 1930 akcepti la inviton de l’ Amsterdama SAT-anaro. Sed ni denove insistas pri la fakto, ke principe ni tute ne kontraŭas al tio, ke kongreso okazu en Moskvo, se la cirkonstancoj permesas tion. Sed estas ankaŭ tute kompreneble, ke SAT ne povas aranĝi kongreson en lando, kie la membroj ne povas pagi siajn kotizojn, abonojn ktp., k kie eĉ ne povas eniri libere la SAT-eldonaĵoj, por kiuj pagis ekstersovetiaj K-doj.

Malgraŭ nia malfrua decido pri Amsterdam kiel kongresurbo k malgraŭ internaj kontraŭecoj ĉe la Organiza Kongres-Komitato, la preparlaboroj por ĉi tiu kongreso estas sen haltoj k orde plenumitaj, k ni ricevis regule informojn pri la stato de tiuj laboroj per transsendo de l’ protokoloj pri la komitataj kunsidoj k skriba kontakto kun la sekretario.

(Daŭrigota.)

KOMUNIKOJ DE LA PLENUM-KOMITATO

Rezulto de la ĝenerala voĉdono

Propono I Propono II
aprobis 611 590
malaprobis 27 45
nevalidaj 9 12
Sumo 647 647

Alvenintaj estas 647 voĉdoniloj. Stato de la aktiva (t. e. voĉdonrajta) membraro: 1982, do voĉdonis: 32,6%.

Leipzig, la 25. junio 1931.

Elsa Siedentopf (5683). Adolf Wendt (2518).

Ĉe la antaŭjara voĉdono partoprenis nur 21,8% el la membraro. Ĉi jare estas 32,6%. Tio signifas, ke la efektiva aktiviĝo de la membroj estas kreskanta k ke la nuna krizo en la movado estas supervenkota.

*

Eksigitaj estas jenaj membroj el la Asocio, sekve de nia decido aperinta en n-o 337 de “S-ulo”:

aktivaj

17 025 Pierre Malfère (Paris) 16 526 Emile Seider (Paris) 14 605 Harry Peter (Paris) 15 987 Etienne Boulangeat (Epinay)

pasivaj

17 028 Georges Parizel (Paris) 10 888 Herbert Walter (Paris)

LA JARKUNVENO DE BRITA LABORISTA ESP.-ASOCIO (BLEA)¹

La jarkunvenon okazintan pentekoste en Dabi (Derby) ĉeestis 36 anoj el diversaj lokoj. Grupraportoj alvenis el Bernemes, Ŭilzdn, Stokport, Manĉestro, Sŭindn, Ŝefildo, Dabi, St. Albans, Halifaks, Norda Londono k ankaŭ raporto de la nove starigita Junulara Sekcio. Sume ekzistas 13 grupoj k kune kun izoluloj la membronombro estas 208.

Precipe pro la Londona SAT-kongreso lastjare ne estis raportata pri tiom da aparta propagandlaboro, kiom dum antaŭaj jaroj, sed, pro reorganizo de la asocio, k la aldifino de farendaj laboroj al pli da grupoj k aktivaj membroj, la estonto estas esperplena. Artikoloj k lecionoj aperis dum 1930 en proksimume 20 laboristjurnaloj, k kelkaj lernantoj profitas la okazon lerni per la BLEA-korespondkurso, kvankam ĉi tiu ĝis nun ne estas reklamita grandskale. La plej gravaj rezolucioj akceptitaj ĉe la jarkunveno estas: 1. ke BLEA interrilatu kun similaj anglalingvaj asocioj alilandaj, por ke oni eldonu komunan Bultenon; 2. ke oni kompilu specialan lernolibron por la anglalingva laboristaro.

Dekiam okazis la jarkunveno, la Plenum-komitato ankaŭ starigis gazetservon k jam cirkulere informis la britajn poŝtistajn gazetojn pri la heroeco de l’ poŝt-telegrafistoj dum la Novzelanda tertremo en pasinta februaro.

C. W. Spiller.

¹ Vd. ankaŭ noton en n-o 351 sub “Kroniko”.

Per esperanto tra okcident-eŭropaj grandurboj

Mia vojaĝo anoncita en n-o 345 de “S-ulo” (“Vizitanto el Norvegio”) estas finita, k ĝi sukcesis bone. Verdire mi timis iomete antaŭ mia forvojaĝo, pro tio ke mi scias nur norvegan k esp-an lingvojn; mi bone sciis, ke neniu komprenas norvegan, k kaŭze de tio mi ĉiam estus devigata uzi espon. Sed mia timo estis senkaŭza. Ĉie mi renkontis esp-istojn, kiuj salutis min per “Bonvenon, K-do”. Mi ĉiam absolute sentis, ke mi venis al miaj propraj familianoj, kiuj faris ĉion bonan al mi: ne estas eble al mi sendi apartan dankon al ĉiu, kiu min helpis dum mia vojaĝo, tial mi ĉi-loke esprimas mian dankosenton al ĉiu.

Dum mia vojaĝo mi sentis kelkfoje mankon de hotelo, kiam mi malfrue vespere alvenis urbon, ĉar estas kompreneble, ke ne ĉiu ŝatas tiom malfruan viziton, kvankam mi neniam konstatis malafablon. Mi tial proponas, ke esp. grupoj ĉie varbu k konigu minimume du hotelojn simplajn k malkarajn, por ke ĉiu povu kontentiĝi.

La esp. movado en Oslo (Norvegio) nun komencas flori. Lastjare aperis granda intereso; ĉe tri popollernejoj provklasoj estis organizataj, kiuj atingis bonan rezulton, k certe en venonta vintro esp-o ĉi tie prosperos.

J. Snekvik, Oslo.

Korekto. — En n-o 351, pĝ. 310, 2-a kol., 16-a linio de malsupre, bonv. legi “Se tie . . .” (anstataŭ “sed”).

— paĝo 7 —

SENNACIULO 327

PARALELOJ

En la daŭro de sia detruanta k subfosanta agitado la opozicio multe kalumniadis k disvastigis mensogajn asertojn kalkulante, ke el la kalumnia elverŝaĵo tamen fiksiĝos io en la mensoj kiel daŭra restaĵo. Precipe K-do Lanti estis la objekto de tiu malnobla kalumni-agitado. Sed neniam fiatako atingis tioman gradon da senhonteco, kiom en “Isto” n-o 15—16 aperigita skribaĉo de E. D(rezen), kiu celas montri Lanti-n kiel ambicieman k sintrudeman malhonestulon, k kiun tute prave K-do Lanti konsideras sub sia digno mem rebati.

Dr. tiucele starigas “paralelon” inter la konata persona modesto de Zamenhof, kiun li atestis retiriĝante el la movado, por ne trudi sian personan ideologion, k la kvazaŭa artifika sinteno ĉe posteno kiel SAT-gvidanto de K-do Lanti! Por ke la paralelo havu ian bazon, Zamenhof devus abdiki favore al De Bofron (Beaufront); tion li prave ne faris. Aliparte Drezen provas starigi fantazian “paralelon” inter K-do Lanti k la rusa socialdemokrato Abramoviĉ, kiu lasta okaze de Moskva proceso kontraŭ menŝevikoj deklaris, ke li neniam iris Moskvon, dum Lanti deklaris en “S-ulo”, ke “K-do Lidin estas absolute fremda al la informoj, kiujn ni publikigis”, ke Lanti en tiu deklaro same mensogas kiel . . . Abramoviĉ.

Ni unue respondu al ĉi lasta fiaserto, kiel decas: Ni ne povas kontroli, ĉu la deklaro de Abramoviĉ, ke li en iu difinita dato ne veturis al Moskvo, estas ĝusta aŭ ne, sed ni povas plene certigi koncerne la deklaron de K-do Lanti pri publikigo de informoj en “S-ulo” k rilato al ili de la persono de Lidin, ke lia deklaro estas tute laŭfakta k vera, k ke neniu informo el Sovetio publikigita en “S-ULO” devenis de K-do Lidin. Unu el la Direkcianoj (ne K-do Lanti) ja ricevis diversajn informojn de Lidin, sed ili ne estas publikigitaj. Tion ni povas pruvi per la aŭtentikaj koncernaj dokumentoj.

Kaj nun, Gek-doj, permesu al ni, lasante la aŭtoron de esperanto tute flanke de la afero, komprenigi al vi nur iomete, kia estas la morala nivelo de Lanti k kia tiu de Drezen. Eble malprave K-do Lanti opiniis, ke estas preferinde prisilenti la fikonduton de Drezen en la gazeto, ne publikigante el la aro da atestoj ricevitaj de li de plej diversaj K-doj en la pasinta tempo pri tiu ulo. Niaopinie la SAT-anoj devas klare vidi por kompreni . . .

Ĉiuj, kiuj iom konas la personecon de Lanti, k tute aparte tiuj, kiuj super SAT-laboroj havis k havas okazon kunlaboradi kun li, scias, kiom Lanti estas persone maltrudema k modesta; ili scias, ke neniu el liaj agoj havas ĉe la radiko nuancon eĉ de ambiciemo persona. Kaj al neniu el liaj kunlaborantoj de multaj jaroj eĉ iam venis en la cerbon suspekteti Lanti-n pro tia eco. Ni ĉiuj estas konvinkitaj, ke estas nur devosento k deziro kiel eble plej proksimiĝi al granda nobla celo, kiuj instigas lin k difinas lian agadon. K-do Lanti cetere jam pruvis, ke li ĉiam pretas abdiki kiel gvidanto, se li opinias, ke la bono de la movado postulas tion. En la jaroj 1924—1925 li havis nenian oficialan postenon en SAT; tiutempe li ja eksiĝis pro tio, ke anarkistaj K-doj opiniis, ke li gvidas SAT-on laŭ la instrukcioj de Komintern. Dum tiu epoko li tamen daŭrigis labori tute anonime por SAT. Kaj cetere, kiuj intime konas lin, tiuj scias, ke li ĉiam estas preta fari tute anonime k senbrue multan sendankan laboron. — Sed neniu prudenta gvidanto abdikus de sia posteno por komplezi al sentaŭguloj; tion nek faris Zamenhof, nek faros Lanti!

Tiom pli indignige estas vidi karieriston, kia estas Drezen, ludi demagogie per tiaj malkonvenaj k mistrafaj komparoj inter du noblaj personecoj: Lanti k Zamenhof, por aĉigi la unuan.

Lanti rifuzis ĉiam kategorie ĉiajn honorojn; neniaj flatoj impresas lin. Kiam oni proponis al li kandidati por la Lingva Komitato, k plurfoje tio okazis, li senhezite malakceptis tiun honoran proponon. Tute kontraŭe al Drezen, kiu ŝatas esti flatata, ŝatas honorojn, estas vantema k pompema. La subskribintoj povas juĝi laŭ personaj impresoj (renkontinte Drezen en SAT-kongresoj), kiaspeca estas tiu ulo kun vera konduto de eksa cara oficiro, kiu blankgantumite promenis tra la stratoj de l’ kongresurbo k preferis aŭtomobilveturi ol piedmarŝi en la vicoj de l’ kongresantoj manifestaciantaj. Dum Lanti en ĉia situacio restis fidela al siaj revoluciecaj principoj, Drezen hezitis dum tuta semajno en jaro 1917, ĉu aliĝi al la revolucio aŭ ne. En “Memoraĵoj de oficiro partopreninta la revolucion”¹, li mem priskribas, kiel estante cara oficiro li serene kartludis en tiuj decidaj horoj, “aŭtomate obeis” al la kolonelaj ordonoj kontraŭ la popolo k fine lasis sin senarmigi de virino el la amaso. Pri lia kariero tiutempa ni trovas jenajn precizigojn en letero, skribita en jaro 1923 de sovetia K-do (la originalo estas en niaj manoj): “. . . Pri antaŭa konduto de Drezen mi povas al vi komuniki k ripeti, ke li plej vere apartenas al partio, kiel rusoj diras — KBD, aŭ esperante: KV (kien ventas), ĉar dum cara reĝimo li estis fidela cara oficiro, laborante internregne, dum Kerenski li tuj fariĝis adjutanto de komandanto de Regna Dumo, k tiurole li batalis kontraŭ pliuloj (bolŝevikoj), ĉar certe Regna Dumo tre severe estis inspirita kontraŭ lastaj. Tiam nome li interalie en Esp. Societo fanfaronis, ke tiujn “ĥamojn, kanajlojn” (t. e. soldatojn) oni devas bati laŭ buŝegoj, k tuj post oktobra pliula ribelo li al ĉiuj tiuj “kanajloj” (t. e. soldatoj) jam diligente parolis “kamaradoj” ktp. k fariĝis fidela k fervora pliulo . . .”

Kaj dum Lanti en 1921 pozitive laboris en konstruado de peresperanta SAT, Drezen havis dubindan pozicion rilate al idistoj, kiuj tiutempe manovris sukcese ĉe Komintern: ni havas dokumenton de lia propra mano pri liaj tiutempaj interrilatoj kun komunista idisto H. Itschner. Kion li faris por malhelpi la fuŝdecidon de Komintern pri la Studkomisiono (idiste inspirita), kiu tiom domaĝis ĝis hodiaŭ ĉe propagando en kom. medioj? Nenion, evidente. Lanti mem devis, per personaj oferoj k riskoj, vojaĝi en 1922 al Moskvo por akiri dokumenton ĉe Komintern, kiu mortbatis la idistan blufon.

Kaj dum Lanti kriis: “For la neŭtralismon!” k konsekvence antaŭenirigis la lab. esp. movadon laŭ tiu devizo, Drezen senmaskiĝis ĉe ĉiu oportuna okazo kiel neŭtralemulo. En majo 1923, dum SAT jam floris k grandiĝis, li proponis al UEA “interkonsenton sur bazo de reciproka kunagado” (la koncernajn dokumentojn oni trovas en julia n-o de Esperanto, jaro 1923). Li ŝate partoprenis neŭtralajn esp. kongresojn, por tie akcepti flatojn de eminentaj neŭtraluloj (Nürnberg, Dancig); tio estis grava por li, ĉar lia ambicio ja estis k estas fariĝi akademiano en la neŭtrala Lingva Akademio Esp-ista. Delonge estante ano de l’ neŭtrala Lingva Komitato, li dufoje kandidatis por fariĝi akademiano. Ankaŭ li daŭre subtenas membrecon ĉe la “Academia pro Interlingua”, neesp-ista mondlingva instituto de l’ itala prof. Peano. Aliparte, en la jaro 1923, kiam Drezen estis ĉe la SAT-kongreso en Kasel,

¹ Publikigitaj en “Petrograda Biblioteko”, n-o 1, 1918.

[REKLAMO p.7] K. MARKS kaj FR. ENGELS — La Komunista Manifesto — Esperanta eldono de tiu fundamenta verko de la marksista literaturo. Prezo: 0.60 mk. g. Havebla ĉe Administrejo de SAT Leipzig O 27

— paĝo 8 —

328 SENNACIULO

li nur estis pasiva membro de nia organizo! . . .

Kaj tia komuniste maskita neŭtralulo, tiam memama karieristo, kies “moralo” estas la propra profito k bruta subpremo per ĉiaj rimedoj al ĉio, kio kontraŭstaras al lia mem-intereso¹, tia persono nomas Lanti-n, kiu dediĉas sian tutan energion k liberan tempon al la SAT-laboro, sen havi ian personan avantaĝon aŭ profiton, — Dr. nomas Lanti-n “malhonesta intrigulo, metinta siajn personajn preferojn antaŭ la interesoj de la movado . . .!!!” . . . Kia senhonteco! —

Ankoraŭ plian ekzemplon, je kiaj friponaj, vere abomenaj agoj kapablas Drezen! Sekvantan komunikon faris al ni en 1923 unu el liaj nunaj subtenantoj, kiuj sekve bone konas la ulon. Li havis konstantajn rilatojn kun li. Ni citas laŭ la letero mem: “. . . Eldonante siajn librojn SEU neniel bazas sur la rimedoj de la anaro. Ĉiuj ruslingvaj eldonaĵoj estas presataj senpage sur senpaga papero en agitvagonaro de l’ oficejo, kie havas postenon Drezen. Tiu presejo estas kreita por presi ĵurnalon dum agitvojaĝo de l’ vagonaro k alitempe, k pliparte, ĝi estas libera de la laboro. Ĝis nun SEU siajn ruslingvajn eldonaĵojn sendadis senpage al siaj grupoj k izoluloj. Esperantlingvaj libroj estas eldonataj alimaniere. Fakte Kvinjaron² eldonis ne SEU, sed komisiono por helpo al malsatantoj. Drezen sukcesas ankaŭ en aliaj organizaĵoj melki monon sub preteksto de eksterlanda propagando . . .” Do la monon destinitan por la malsatantoj Dr. friponis por eldono de esp-lingva SEU-libro! En la sama letero oni povas legi jenan karakterizon pri Dr.: “Esperantistajn masojn Drezen logas per sia ‘neŭtralismo’. Li lasas labori kun si eĉ al certaj nigruloj, se ili per sia laboro permesas al li flati sian ambicion. Li lerte donas al ili pecetojn de sia manĝotablo (preferante doni tamen alies rimedojn) k ligi ilin al si per materiala profito. Kiel partiano li ne estas vaste konata. Aniĝis la partion li en 17 jaro³, estinte antaŭe ŝajne socialisto-revoluciulo. Antaŭ la miliito, estante studento li organizis studentan grupon en Petrogrado k eldonis studentan bultenon. Revoluciaj pensoj tie ne estas rimarkeblaj, sed la centrismo, burokratismo k ambicio de Drezen montriĝis eĉ tiam . . .”

Alia K-do, kiu havis okazon dum sufiĉe longa tempo observi personon k agadon de Drezen, skribis al ni jenon (okaze de priskribo de SEU-a kunveno): “La kunveno havas tiun ĉi aspekton: 40 personoj, amorfaj, aŭskultas komedion aranĝitan de Drezen, la prezidanto. Ĉio funkcias glate, oni uzas senĉese la vortojn “komunisto”, “proletaro”, “revolucio”. Sole Drezen parolas, aŭ liaj servuloj. Oni havas la impreson (k tio estas eĉ reale) esti en armea sekcio; oni diras, ke necesas fari tion, k oni ĝin faras. La voĉdonoj havas nenian voĉdonan valoron, k kredu, ke Dr. ne sentas sin ĝenata por tion diri al la kunvenintoj. Li diras “ni komunistoj” anstataŭ “mi Drezen” k vi imagos la ceteron. Li uzas k uzos ĉiajn rimedojn por trafi celon, mensogon, ŝtelon, blufon, ĝentilecon, policon, perforton, komunismon, marksismon . . .

Nuntempe li tenas en siaj manoj ĉiujn esperantistojn de Sovetio, la kontraŭdirantoj estas absolute silentigitaj. Ĉi tie li estas la mastro nekontestebla . . .”

Sed kiel tia ulo povas havi simpatiantojn ĉe esp. laboristoj? Nu, estas al ni bone konate, ke eĉ ĉe siaj sampartianoj li ĝuas ĉion alian ol simpatiojn . . . Konataj komfrakciaj esp-istoj, inter kiuj Besler mem, tre bone taksis la kvalitojn de Dr., k ni disponas pri poŝtkarto ricevita de Besler, en kiu ĉi tiu respondante al K-do Glodo okaze de la malpermeso de “La Laborista Esperantismo” en Sovetio ĝuste taksas sinjoron Drezen. Ni citas el tiu karto: “. . . Mi sincere konfesu, ke ankaŭ mi miras pri tiu malpermeso. Mi persone do ne konsentas, sed ne emas disputi pri tiu afero kun s-ro Drezen. Ĉu por li estis decidaj taktikaj momentoj, aŭ ĉu li per tio alcelas ion alian, mi ne scias. Sed mi estas konvinkita, ke nome li estas la iniciatanto de tiu malpermeso . . .”

La antipatio kontraŭ li ĉe la sampartianoj estas eĉ tia, ke dum la Gotenburga SAT-kongreso (1928), kiun Dr. ankaŭ partoprenis, la komfrakcianoj okazigis unu frakcikunvenon intence sen li (ili riskis tion, kvankam malkovriĝo de tiu fakto povus sekvigi skandalon, konsidere la aŭtoritaton de Dr. ĉe la instancoj).

Hodiaŭ tamen kelkiuj ankoraŭ opinias sia devo senkulpigi k kovri per vualo ĉiujn abomenajn agojn de Drezen, nur ĉar li loĝas en Moskvo k estas kompartia membro.

Ni petas pardonon ĉe la legantoj, ke ni devis tiom amplekse respondi al la malsukcesa provo de Drezen fari “paralelojn”. Sed al tiaj fantaziaj “paraleloj” necesis tamen kontraŭmeti la ĝustan k okulfrapan paralelon, kiu sin trudas al ni: Unuflanke — Drezen, la sinjoro, kiu havas la malestimon eĉ de siaj proksimaj kunlaborantoj k de siaj sampartianoj. Aliflanke — K-do Lanti, kiun profunde estimas senescepte ĉiuj K-doj, kiuj lin konas, kunlaboras k havas rilatojn kun li.

N. Bartelmes. L. Glodo.

Postnoto: Ni speciale atentigas, ke ankaŭ en tiu ĉi artikolo ne estas uzita iu materialo de K-do Lidin. — La verkintoj.

¹ Inter tiuj rimedoj la friponado de SAT-mono k malpermesigo de SAT-eldonaĵoj, gazetoj ktp.!!

² Temas pri “Kvinjaro de Sovetlandoj”, eldonita de CK SEU en 1923.

³ Jaro 1917.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

Jara kongreso de l’ Belga Ligo Esp-ista okazis de 23-a ĝis 25-a de majo en Nieuwpoort, kun akcepto ĉe la urbestro k urbkonsilantoj. Diversaj grupoj prezentis en vespera arango[?] teatraĵojn. (Pri nombro de partoprenintoj, stato de l ligo k laboro farita ne troviĝas vorto en 66-linia raporto!)

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

GERMANIO

— 10 gekursanoj serĉas korespondantojn. Resp. garantiata. Skribu al: SEA-Grupo (Hilde Geister), Ragazer Str. 16, Berlin-Reinickendorf-Ost.

— Mi serĉas laboron en Estonio, Finlando aŭ Svedio k loĝi ĉe esp-isto. Kian laboron estas egale. Adr.: Kurt Friedrich, Talstr. 10, Gränitz, Post Grosshartmannsdorf i. Sa.

[REKLAMO p.8] K-doj, kiuj povas legi la HISPANAN aŭ ANGLAN lingvon k interesiĝas pri liberpens. ideoj, sendu PK al A. Roosing, Prof. Lorentzlaan 37, Zeist (Nederl.). Ili ricevos senkoste la flugfoliojn de la usonaj samideanoj. — SAT-ano 13607.

[REKLAMO p.8] DUM RIPOZAJ HOROJ ĝue vi legos la novan romanon de la originala verkisto Jean Forge: Mr. Tot aĉetas mil okulojn Facila lingvo, interesa temo, bonega stilo karakterizas la verkiston en ĉiuj siaj verkoj k la nova verko eĉ por komencantoj estas plej facile legebla! Konvinkiĝu pri tio k mendu tuj ĉe eldonejo LITERATURA MONDO Bleier Vilmos, Hungario Budapest, IX. Boráros tér 6. Prezo: broŝurita P. 4.50 (sv. fr. 4.40), bindita P. 6.50 (sv. fr. 5.90). Aldonu 10% por sendkostoj. Havebla ankaŭ ĉe la Administracio de SAT

[REKLAMO p.8] Esperantista Libertempejo 13 km. de Nice. Suno tutan jaron. Plena pensiono en domo de 5½ mk. g. Ekskursoj, nekare. Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu: al: K-do Yelland, Aspremont apud Nice (Francio).

ENHAVO

paĝo
Por subigi al si la Proletaron 321—22
La situacio en Hispanio 322
Sen Laboro 322
La klasbatalo tra la mondo 323
Kial k kiel mi iĝis fiziokrato? 323
Junulara Paĝo 324
Tra Esperantio 325—28

Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)

N-ro 354, 16-a de julio 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 30,4,69,14] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super duonglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

7-a JARO, N-o 354 — LEIPZIG, 16. / 7. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

AMSTERDAMO, LA URBO DE LA XI-a

Amsterdamo, la Venecio de la nordo, kiel la kosmopolitoj ĝin nomis jam en antaŭaj epokoj, havas la honoron akcepti la dekunuan kongreson de SAT. La kresko de la laborista esperanto-movado postulas tion. Ja la nederlanda LEA nombras 1700 membrojn en 50 sekcioj, dum ĝi antaŭ 4 jaroj havis nur ĉ. 100 membrojn. Ankaŭ la SAT-anaro plivastiĝis k ni estas certaj, ke la nombron da SAT-membroj ni jam povus kalkuli per centoj, se ne la varbado estis malhelpata pro la interbatalemo de la SAT-anaro. Tiam pli brila akcepto de la kongreso povus okazi, pli propagandcela ĝi povus esti k pli da partoprenontoj verŝajne ni povus esti enskribintaj.

Kvankam multe da tempo estos bezonata por la kongresa laboro, la organiza kongresa komitato pensas, ke oni ankaŭ deziras ekskursi k viziti la urbon k ĉirkaŭaĵon. Tion vi vere ne bedaŭros.

[BILDO p.1 | 28,43,71,68] Foto: kanalo en Amsterdamo kun ŝtona ponto je du arkoj, boato sur la akvo, arboj kaj domoj en la fono.

REGULIERSGRACHT kun 2 pontoj en Amsterdamo

La aspekto de Nederlando (la nomo signifas: malalta lando) ja estas tute alia ol de multaj aliaj landoj. Fakte ĝi estas landeto k la tuta loĝantaro nur nombras apenaŭ 8 milionojn. En Amsterdamo, la ĉefurbo de Nederlando, loĝas 1/10 el tiu nombro. Do montriĝas, ke nia lando sume ne havas pli da loĝantoj ol ekz. Londono aŭ Nov-Jorko. Sekve Amsterdamo ne estas — feliĉe, mi diras — tiel vasta kiel aliaj grandurboj. Antaŭurbojn Amsterdamo ne havas. Nur estas ĉirkaŭ ĝi sufiĉe multe da vilaĝoj k urbetoj. Pro la lasta aneksado, kelkaj el ili troviĝas inter la limoj de nia urbo. Tie konstruigis la komunumo k diversaj kooperativaj konstru-asocioj ĝardenvilaĝojn, kie loĝas kelkaj miloj da laboristoj en agrablaj domoj.

Da tiuj konstru-asocioj ekzistas multaj en nia lando k precipe en Amsterdamo. Protestantoj, katolikoj, socialistoj k multaj aliaj fondis tiajn asociojn, kiuj mem komencis la konstruadon de loĝejoj por siaj membroj, kun pruntepreniitaj de la urbo k lando-registaroj kapitaloj. Tial la loĝejoj estas pli konvenaj, aspektas pli belaj k estas pli malmultekostaj ol tiuj, kiujn konstruis privatuloj nur por akiri profiton.

En Amsterdamo estas da tiaj asocioj 24, kiuj posedas ĉ. 14 500 loĝejojn. La semajna luprezo estas de 5 ĝis 9 guldenoj. Oni elspezas por tio ĉ. 1/4 ĝis 1/6 de la salajroj. Escepte en la jam nomitaj ĝardenvilaĝoj la kutima en Amsterdamo konstruado estas 4-etaĝaj domoj. Ne ekzistas loĝejaj konstruoj kun pordistoj, kiel en multaj aliaj urboj eksterlandaj. Ĉiu familio havas sian apartan, propran etaĝon. La plej modernaj enhavas 3—5 ĉambrojn. Memkompreneble loĝas ankoraŭ en la malnovaj kvartaloj de la urbo la laboristoj sub pli malbonaj kondiĉoj.

La senlaboreco ludas rolon ankaŭ en nia lando, kvankam ĝi ne estas ankoraŭ tiel gravega kiel en aliaj landoj, precipe kompare al la landoj, kiuj partoprenis la lastan militon. Nia lando feliĉe ne estis tirita en ĝin. La mizero estas plej granda inter la ne-organizitoj, ĉar la subteno estas por membroj de la sindikatoj pli bona. La nombro da senlaboruloj en Nederlando estas ĉ. 230 mil. Tamen kreskis la nombro da milionuloj de 1239 en 1920 ĝis 1362 en 1929! Ilia tuta kapitalo kreskis de 2704 milionoj da guldenoj en 1920 ĝis 3075 milionoj en 1929!

Ĵus okazis la komunumestrarelektoj. En Amsterdamo la komunum-estraro konsistas el 45 membroj. El ili estas 16 socialdemokratoj, 4 komunistoj k 1 revolucia socialisto. El la 6 skabenoj estas 3 social-demokratoj.

Pro spacomanko ni ne donos tro multe da nombroj. Mi esperas poste en “S-ulo” regule raporti pri holandaj cirkonstancoj. Nun pri la kongresurbo ankoraŭ ion.

Ni jam menciis Amsterdamon kiel la nordan Venecion. Konate estas, ke en Venecio estas multe da kanaloj. Tio ankaŭ estas en Amsterdamo. 60 kanaloj estas nun ankoraŭ en nia urbo, sed antaŭ kelkdek jaroj estis multe pli. Sekve Amsterdamo havas 376 pontojn. Siatempe pli multe ol nun la transportado de la varoj iris

— paĝo 2 —

330 — SENNACIULO

tra la kanaloj. Iom post iom la urbestaro malaperigis multe da kanaletoj, kiuj malpuriĝis k ne ofte estis uzataj. Multaj stratoj antaŭe estis

[BILDO p.2 | 8,13,52,37] Foto: moderna laborista domaro el brikoj kun pinta turo, ĉe stratangulo.

„Laborista domaro „EIGEN HAARD en Amsterdamo

kanaloj. Ĉar la haveno estas enkluzigita, estas necesa speciala sistemo por teni la akvon en la kanaloj ĉiam freŝa k fluanta. Tial ankaŭ la nivelo en la haveno k en la kanaloj ĉiam restas je difinita regulita alto. Kiam ankoraŭ ne estis kluzoj ĉe la Suda maro (Zuiderzee), la mara akvo povis libere eniri la urbon. Nun dum malalta nivelo de la Suda maro la urba akvo estas ellasata k refreŝigo okazas, dum la nivelo de la mara akvo estas pli alta ol en la urbo. La kluzoj, precipe tiuj ĉe la Norda maro, kie estas nun la ĉefa eniro al la Amsterdama haveno, estas vere indaj por foje esti vizitataj. Estis grandioza laboro.

La stratoj en Amsterdamo, ni tuj rimarkos, ne estas laŭ longaj distancoj rektaj. Amsterdamo ja estas malnova urbo, preskaŭ 700-jara. Ĉar multe da akvo estis en la ĉirkaŭaĵo, fiŝkaptistoj metis la unuajn dometojn antaŭ 700 jaroj tie, kie nun estas la ĉefa placo de la urbo, nome “de Dam”. La vorto “Dam” signifas “barilo”. En la rivero Amstel oni faris tian barilon, pro tio la nomo de tiu loko fariĝis “Amsteldam”. Poste la “l” estas elparolita kiel “r”, do Amsterdam. Por defendi la urbon kontraŭ la malamiko, oni konstruis muron ĉirkaŭ ĝi, duonluno-forman. La urbo plivastiĝis, denove oni metis murojn ĉirkaŭ la novan parton, laŭ la sama formo. Sed laŭlonge la muroj oni fosis kanalojn. Tiel ekvenis la kanaloj en Amsterdamon. Unu pordego el tiu epoko restis en la mezo de la urbo. La foton pri ĝi vi trovos sur la kongreslibro, k ĝi troviĝas sur la papero k kovertoj, kiujn vi povas aĉeti ĉe la kongreskomitato. Unu el la plej lastaj pordegoj ankaŭ ankoraŭ ekzistas. Ĝi estas la “Muiderpoort”. Nun en tiu pordega konstruo troviĝas la historia muzeo de Amsterdamo k pli frue — pesejo. La kongresvizitontoj certe ĝin vidos, ĉar ĝi staras en la proksimo de l’ kongresejo.

La kongresejo troviĝas same en unu el la plej unuaj stratoj de la urbo. De la Centra stacidomo (Centraalstation) oni bezonas promeni nur ĉirkaŭ 15 minutojn. Tiam oni preterpasas ĉe la maldekstra flanko 2 grandajn konstruojn, nome la Borson, antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj raci-arkitekture konstruitan, k grandan magazenon (bazaron), nomita “De Bijenkorf” (abelkorto). Ĉe la dekstra flanko nur vico da butikoj k oficejoj. Tuj post preterpaso al “Bijenkorf” oni estas sur la jam menciita “Dam”, sur kiu staras dekstre la “Palaco”. Tiu palaco fakte estas la urbdomo, kiun kaptis antaŭ 120 jaroj la frato de Napoleono, por loĝi en ĝi. La nederlanda registaro nun volas kompensi la urbon per 15 milionoj da guldenoj, ĉar la urbo deziras ĝin rericevi, sed la registaro volas ĝin teni, por ke la reĝino loĝu en ĝi dum la unusola semajno, kiam ŝi estas en la ĉefurbo.

[BILDO p.2 | 57,44,93,64] Foto: kanalo kun senfoliaj arboj laŭ ambaŭ bordoj, turo kaj preĝeja pinto en la fono.

GROENBURGWAL en Amsterdamo

Oni sciu, ke kvankam Amsterdamo estas la ĉefurbo, la parlamentoj k landa registaro troviĝas en Hago (den Haag).

En Amsterdamo ĉio estas konstruita sur palisoj, ĉar la grundo estas tro malseka k marĉa. Por tio estas uzataj la pinarboj el Norvegio, Finlando, Sovetio ktp. La ĵus nomita “palaco” staras sur 13 659 palisoj, kiuj estis enpuŝitaj en la tero.

Cetere estas multo interesa en Amsterdamo por eksterlandanoj. Unue la havenoj, la pro sia simplo tre karakterizaj preĝejoj, k turoj. La plej alta turo havas alton de 85 metroj. Katedraloj ne ekzistas. En la muzeoj estas multaj holandaj pentristoj reprezentitaj, inter kiuj la plej konataj el la t. n. ora epoko (17-a jarcento) k ankaŭ modernaj (tuta kolekto de Vincent van Goĥ).

La kongreskomitato ne kalkulis kun vizito al la arto-muzeoj, tamen subskribinto esperas, ke estas kongresontoj, kiuj deziras almenaŭ vidi la plej gravajn pentrojn de la mondfamaj Rembrant, Fr. Hals, van Ostade ktp.

La konstrumanieroj de estintaj epokoj ankoraŭ estas videblaj, la malbela el la 19-a jarcento, k la groteska de la nuna moderna tempo.

La ĉirkaŭaĵo estas aparte vizitinda. La dunoj ekzemple ĉe la maro, la florkulturejoj, la lignaj domoj laŭlonge la riveroj en la proksimo, la vastaj herbejoj, trans kiujn la promenantoj povas rigardi la ĉirkaŭregionojn ĝis horojn malproksime…

Kion aldoni? Vi mem venu k vidu. Vi certe ne bedaŭros.

Kongreskomitatano 13 025.

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

La balotoj en Bulgario

La 21. 6. okazis en Bulgario balotoj por elekto de parlamentanoj. El la konkurintaj partioj atentindaj estas jenaj: 1. La reganta partio, kiu en sia programo deklaris daŭrigi la ĝisnunan “boncelan” politikon (subpremi, ekspluati, ŝarĝi per imposto, enkarcerigadi amasojn da laboristoj ktp….); 2. la POPOLA BLOKO, kiun formis kvar burĝopoziciaj partioj, en kies programo, inter aliaj dolĉaj aferoj, oni legis: forigon de impostoj, plimalaltigon de l’ prezo je greno, tabako k. a., forigon de kontraŭlaborista leĝo, feliĉan vivon por malriĉuloj ktp.; 3. la Laborista Partio, naskiĝinta post kiam la faŝistoj eksterleĝigis la kompartion. La programo de l’ Lab. Partio starigis postulon pri soveta regado.

Ĉar Lab. Partio estas teruro por burĝoj, la teroro kontraŭ ĝi estis furioza. Miloj da detektivoj k ĝendarmoj insidis en urboj k vilaĝoj, atakante laboristojn, forprenante la

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 331

voĉdonilojn, detruante iliajn kunvenojn, disŝirante la afiŝojn. Ĉiuj lab. ĵurnaloj k gazetoj — humoraj k literaturaj — estis konfiskataj. En urboj, kie la laboristaro estas forta, faŝistaj taĉmentoj atakis agitistojn k bategis ilin, dum ĝendarmoj — la ordgardantoj — flanke staras trankvile observante. Ĝenerale, en Bulgario mortbati laboriston ne estas peko. Oni arestas la batiton k rekompencas la batinton. Ankaŭ ĉiuj flavaj ĵurnaloj estis mobilizitaj por agiti kontraŭ la Lab. Partio: ĉiupaĝe oni legis pri “ribeloj” de Ruĝa Armeo, de maristoj, de popolo sovetia!

Ĉe tiaj cirkonstancoj rezultis jeno:

en 1931 en 1927
1. Reg. partio ricevis 417 529 voĉojn 538 517
2. Pop. Bloko 590 581 „ 175 586
3. Lab. Partio 185 894 „ 40 243
4. Social-dem. 25 625 „ 28 705
5. 10 div. partietoj 62 552

Laŭ oficialaj sciigoj la elektitoj okupas jenajn lokojn:

1. Reg. Partio 82 lokojn
2. Pop. Bloko 150 „
3. Lab. Partio 32 „
4. Social-demokratoj 5 „
5. Ceteraj partietoj 5 „ entute

Do, venkinto estas la Popola Bloko. Tiun unikan sukceson ĝi atingis, ĉar ĝi estis senŝpara en siaj promesoj. Tamen, baldaŭ oni konstatos, ke ankaŭ la nova burĝa partio nenion faros. Tiam la amasoj plimultnombre k pli kuraĝe sin turnos maldekstren — al Sovet-Bulgario, kiu unufoje por ĉiam savos ilin de mizero k zorgoj.

Ankaŭ la Lab. Partio atentigas per sia subita kresko. La faŝistoj malbonhumoriĝis. Tridekdu veraj popolaj reprezentantoj restados inter ili k malhelpos al ili efektivigi siajn raboplanojn. Kiam la laboristaro eksciis pri sia sukceso, ĝi amase kunvenis sur placoj k en klubejoj. Depost ok jaroj ne kantitaj kantoj estis kun entuziasmo rekantataj. Iuloke estis aranĝataj manifestacioj. Kelkaj interpuŝiĝoj kun policistoj okazis. Sed tio ne povas haltigi la leviĝon de l’ amasoj. (9951)

Nuntempaj profiteguloj en Finlando

En ĉi tiu lando la laborista sorto ne estas enviinda. Faŝista Lappomovado, kiu vestis sin per maskoj de patriotismo k religio, kaŭzis iom da malordo inter la laboristaro. Poste tion kaŭzis la bedaŭrinda celdisputo, kiu partigis la tutan laboristan klason. Krom ĉio ĉi tion kaŭzas la nuna ekonomia krizo k longdaŭra senlaboreco. Labormastroj rigardas tamen kiel konvenan la momenton por havigi al si riĉaĵojn. Enkalkulante la nomitajn faktorojn, ili interkonsente malaltigas la laborpagojn. Ĝis nun tio okazis en urboj je la proporcio de “nur” 15 ĝis 20%, sed en kamparo en pli alta grado (eĉ ĝis 50%). En ĉiu okazo tiu malaltigo estas aplikata sisteme k laŭ simila proporcio en ĉiuj fabrikoj, ĉu la konjunkturo (ekon. cirkonstancaro) estas bona aŭ malbona. Ĉar la prezoj de la produktoj restis preskaŭ la samaj kiel antaŭe, rezultas tute nature k estas plej evidente, ke la kapitalistoj deziras gajni per tiu ĉi kriza epoko, kiu suferigas ĉiujn salajrulojn. La malsato, kiu loĝadis en hejmoj de senlaboruloj, paŝas nun ankaŭ al ĉiu laboranta industri-laboristo. Kiel povas vivi viro kun familio per mono, kiu estas malsufiĉa eĉ al solulo? Ĉu oni volas repuŝi la krizon malaltigante la salajrojn? Laŭ nia opinio la mastroj suriris vojon, en kies ekstremo staras la socia ruiniĝo. (16 717)

El Ĉeĥoslovakio

Ĉi tie oni pafis al laboristoj, kiam ili post venko en striko volis aŭskulti pri ĝia rezulto. 3 laboristoj estis mortpafitaj k 7 vunditaj. Ili ne sciis, ke la kunveno estas malpermesita k kiam la deputito Major demandis la ĝendarmestron, ĉi tiu lin bategigis surteren k ordonis pafi. Ĉiuj estas pafitaj de malantaŭe. Nun oni juĝas… ne la pafintojn, sed la pafitojn. La burĝaro per tio volas teruri la proletaron. Major-n atendas multjara en karcerigo. — Estinte kvinfoja ministro, Stribrni estas akuzita pro korupto. Dum minista striko li ordonis en iu minejo labori, el tie aĉetis ĉeĥan karbon po 20 kronoj por 100 kg., forveturigis ĝin al la germana limo, almetis afiŝetojn k revendis ĝin al la registaro kiel unuakvalitan anglan karbon por 40 kronoj. Alifoje li kartlude perdis ŝtatan aŭtomobilon. Kutime li oficis en drinkejo, kien oni alportis la dokumentojn por subskribo. Tiaj estas nur kelkaj malgrandaj pekoj de l’ granda pekulo. Li estis liberigita. Jen du kontrastoj! La senkulpulo estas kulpigita k la kulpulo senkulpigita! — La venontaj komunum-elektoj okazos anstataŭ en novembro, jam en septembro, ĉar la registarpartioj timas grandan malvenkon. En novembro estas pli da senlaboruloj, kiuj elektus ĉiuj opoziciajn partiojn, ĉefe komunistojn, dum en septembro ankoraŭ pli granda nombro da laboristoj estas okupita.

Lachnit-Svinov.

TRA ESPERANTIO

Raportaro de la Plenum-Komitato de SAT pri la agadjaro 1930/31

A) RAPORTO DE LA DIREKCIO

(Daŭrigo. Vd. antaŭan n-on)

Literatura agado, eldonoj. — Spertinte, ke la disvendo de literaturo estas ĉe la financa bazo de SAT, ni dekomence faris al ni planon por eldoni pliajn verkojn, malgraŭ la financaj malhelpoj k la bojkoto de l’ opozicia flanko k precipe de CK de SEU. Ni lasas al la Admin. paroli pri la eldonaĵoj ĉi-jaraj, kiuj aperis dank’ al la monpruntado de interesitoj pri la eldono. Ni tamen volas paroli pri unu ĵus antaŭ la kongreso eldonita volumo aperinta sub la nomo de SAT k presita en Moskvo. Temas pri la libro “Eŭgeno Onegin” de Puŝkin, tradukita de Nekrasov, kiun ni ricevis la 9-an de junio 1931 kun jena presita slipo: “SAT-direkcio kriegas, ke CK SEU ne plenumas presadon de SAT-libroj en Moskvo. Por konvinkiĝi, ke ankaŭ en tio la direkcio mensogas, aĉetu… ktp. Tiu libro estas la sola, pri kies presigo en Moskvo estis atingita interkonsento inter SAT-direkcio k CK SEU.” Kvazaŭ bombo eksplodanta super niaj kapoj, trafas nin tiu dokumento pri “lojalo” de la CK de SEU al SAT, certe jetita kiel argumentilo por la kongresantoj, al kiuj devas favore impresi tiu konkreta peco! Kiel la Direkcio “mensogis”, oni priĵuĝu laŭ la faktoj: ĝi insistis pri libropresigo en Moskvo de monato al monato k atentigis pri la fakto, ke aperis libro post libro ĉe SEU k EKRELO k ne unu sola je la nomo de SAT? Ni do resumu denove la historion pri niaj traktoj kun CK de SEU. Jam ĉe la 10-a Kongreso ni povis konigi jenajn faktojn: Ni instrukciis je 12. februaro, 30. aprilo, 27. majo k 25. junio 1930 ree k ree al CK de SEU zorgi pri plua libropresigo por SAT en Moskvo¹. Sam-

ATENTIGO!

Pro manko de loko ni devis prokrasti la publikigon de pluraj manuskriptoj ricevitaj.

¹ Ĉi tiu k la samdata letero al K-do Rublov en Odeso (vd. supre) estis sendataj rekomendite.

Jen kion ni skribis la 25. junio 1930 al K-do Demidjuk, sekretario de CK de SEU, Moskvo: “Kara K-do. Ni pritraktis en nia hieraŭa kunveno vian leteron de 8. VI. 30, k mi estas komisiita respondi al vi jene: 1. Ni notas kontente, ke vi estas preta fari ĉion eblan por klopodi, ke la malpermeso transpagi monon al SAT estu nuligata k ke en iu ajn formo la kredito de SAT ĉe SEU estu utiligata por la kaso de SAT. 2. Ni memorigas vin tamen, ke ni jam instrukciis al vi ripete (je 12. februaro, 30. aprilo, 27. majo)

— paĝo 4 —

332 — SENNACIULO

tempe ni skribis al la antaŭa sekretario de Literatura Komisiono en Odeso, K-do Rublov, ke li transsendu la de li tenatajn, prespretajn manuskriptojn al Moskvo por presigo. La 10-a Kongreso aprobis nian klopodadon k esprimis sin por presigo de libroj en Moskvo k tiucela traktado nia. Ni estis informitaj post nelonge, ke en kunsido de 17. aŭgusto CK de SEU decidis eldoni “Eŭg. Onegin” en eldono de SAT. Jen ĉio; pri la aliaj manuskriptoj nenia vorto, tiuj, kiuj jam kuŝis delonge en Moskvo, laŭ konfeso de Demidjuk mem, nome: “Kosmopolita Ideo” (de Hartvig) k “Ford aŭ Marks” (von Walcher) k pri kies presigo delonge ni estis instrukciintaj. Efektive la manuskripto de “Kosmopolita Ideo” estis sendita al Moskvo por presado jam en marto 1929; la tradukon preparis la ortodoksuloj Kolĉinski k Muravkin, k en febr. 1930 demandis nin Kolĉinski, la 20. nov. 1929 la tiama sekret. de l’ Lit. Kom., Rublov, kiam fine aperos tiu ĉi verko… Ni nenion pluan dume aŭdis, sed ni vidis kelkajn faktojn: en novembro ekfunkciis opozicia librejo en Lajpcig, EKRELO, kiu ekdisvolvis grandan aktivecon en libro-eldonado, tiel ke je 10. febr. 1931 jam sep verkoj estis presitaj je la nomo de EKRELO en — Moskvo! Kaj aliaj pluaj sekvis! Ni do havis la pruvon, ke CK de SEU povis efektivigi libropresadon, se nur ĝi volus. Preskaŭ ĉiuj el tiuj EKRELO-libroj povus same bone aperi ĉe SAT. Ni konstatas, ke oni en Moskvo skismige laboris, ĝis, instigite de nia letero de 5. novembro, Demidjuk opiniis bone respondi al niaj konkretaj demandoj pri eblo eldoni esp.-lingvan lernolibron en Moskvo — negative k pri eldono de “Eŭgeno Onegin” en demanda formo, kvazaŭ SEU ankoraŭ ne havus nian konsenton eldoni ĉi tiun verkon! Evidente CK de SEU ne plu memoris pri nia skribaĵo de 25. VI. 30 (vd. la tekston piednote!), en kiu ni donis al ĝi liberon presigi ion ajn, ĉu de Puŝkin, ĉu de iu alia aŭtoro, por ni. Do, CK de SEU 3 monatojn post sia decido presigi por SAT “Eŭg. Onegin” ankoraŭ nenion tiurilate estis entrepreninta sub preteksto ne havi la konsenton de SAT! Ni ree skribis la 2-an de decembro, atentigante ankaŭ pri la manuskriptoj de Rublov kontrolitaj, prespretaj, k pri tiuj en Moskvo mem kuŝantaj. Samtempe ni ree skribis al Rublov k vane atendis lian respondon. La 26-an de jan. 1931 ni demandis al Demidjuk, kiel statas la presigo de “E. Onegin” k aliaj verkoj; la 28-an sammonate ni skribis ree k rekomendite al Rublov, kiu ankaŭ al tiu skribaĵo ne respondis. Same nenion respondis Demidjuk por CK de SEU. La lasta skribaĵo de Demidjuk (antaŭe citita datiĝas de 11. novembro 1930. Ne unu linion ni ricevis pri iuj laboroj por SAT en Moskvo, speciale ne pri presado de “E. Onegin”. Ankaŭ “Senn. Pedag. Revuon” ni ne plu ricevis depost la 4-a numero, kvankam ankoraŭ por tri pliaj n-oj materialo estas sendita al Moskvo. Male, ni trovis en la 9-a n-o de “Isto” (febr. 1931) alvokon al BOJKOTADO DE ĈIUJ SAT-ORGANOJ K -ELDONAĴOJ: Do, la subita apero mallonge antaŭ la kongreso de “Eŭg. Onegin” en SAT-eldono, sen iu antaŭa averto al ni, sen plej eta komuniko pri la stato de l’ afero, estas ja iom miriga k… nur komprenebla kiel artifiko, kiel manovro kontraŭ ni.

Cetere tiu nia aserto pruviĝas per jeno: Ni tuj petis informojn ĉe K-do Lerĥner, ĉu li ricevis tiun libron el Moskvo por la vendo, k ĉu li ricevis la ceterajn menditajn SAT-librojn el la stoko en Moskvo. Ĝis la horo, kiam tiuj linioj aperas, K-do Lerĥner ankoraŭ ne ricevis la en Moskvo presitan SAT-libron “E. Onegin” nek la aliajn per letero de 16. aprilo 1931 menditajn SAT-librojn el la Moskva stoko, nek respondon al la tiucelaj skribaĵoj… Aliflanke la redakcio de “S-ulo” ricevis por recenzo, preskaŭ samtempe kiel libron “E. Onegin”, unu el la de la Literatura Komisiono de SAT kontrolitan k por eldono al Moskvo senditan manuskripton, kiu estas presita en Moskvo — sed ne en eldono de SAT, sed de EKRELO!! Temas pri la libreto “La morto de Janulans” (de Panĉ) aŭ “Rakontoj pri kamparo”, kiu jam estis finpreta por presigo en julio 1929 laŭ la raporto farita de K-do Rublov, tiama sekretario de Literatura Komisiono de SAT, al la 9-a SAT-Kongreso (presita en n-o 249 de “S-ulo”). Jen fakto, kiu klare montras, ke ĉe eldono de “E. Onegin” kiel SAT-libro temas nur pri trompaĵo, kun celo konfuzi la spiritojn, — precipe ĉar SAT mem, kiu urĝe bezonas monon, eĉ ne povas disponi pri la stoko de la libro…

Monŝuldo en Moskvo. — Niaj esperoj por havigi al ni la ŝuldatan monon el CK de SEU, Moskvo, estis direktitaj al la presejo, ĉe kiu ni presigas “S-ulo”-n k kiu havas per sia centro en Berlino bonajn rilatojn kun la partiinstancoj en Moskvo. Fakte dank’ al la klopodoj de “Peuvag” (nuntempe: “Neudrag”) sumo de 1000 germ. mk. estis transsendata al tiu firmo por la SAT-konto en komenco de novembro 1930 k atingita, ke ekde januaro 1931 povos esti monate transpagita al Leipzig sama kvanto. Sed, kiel ni sciigis en “S-ulo”, tiu promeso ne estis plenumita; kvankam la presejo, jam pro tio ke ĝi mem profitas en tiu aranĝo (ĉar ni certigis uzi la akiritan monon por eldono de l’ Jarlibro ĉe “Neudrag”) daŭre klopodis en la afero. Neniu pago okazis! Male, CK de SEU instigis al siaj membroj k grupoj fine de oktobro 1930, ke ili voĉdonu rezoluciojn, por ke ne estu sendata la ŝuldata mono al la “kontraŭrevolucia” SAT-Direkcio. Klariginte detale la aferon al la estro de “Neudrag”, ni fine ricevis je la 23-a de aprilo leteron de tiu firmo, en kiu ĝi promesas baldaŭan solvon de la monafero pere de sia reprezentanto en Moskvo. K-do Lerĥner, kiu buŝe intertraktis kun la estro-administranto de “Neudrag” — ĉi lasta estis cetere plenrajtigita de ni enkasigi por ni la monon, laŭ sia povo — ĝis la 10-a de julio ankoraŭ ne povis sciigi al ni pozitivan rezulton. La stato de l’ konto en Moskvo estas:

12 431 mk. g.

Intermembraj rilatoj. — Ni ricevis plurajn plendojn pri misuzo de la jarlibra adresaro fare de migruloj. Eĉ la gastamon de kelkaj K-doj en lokoj multe trapasataj iuj sciis tiom utiligi, ke fine tiujn tiom tedis la tuta afero, ke ili ne plu volas, ke ilia nomo aperu en la Jarlibro. Ni tial atentigas, ke laŭstatute (art. 33—36) neniu membro estas devigita fari elspezigajn servojn por vojaĝantaj K-doj; nek respondi al nelaŭregulaj informpetoj, nek gastigi iun je siaj propraj kostoj. Ni batalas kontraŭ ekspluatado de homo al homo, do ni ankaŭ ne allasu, ke niaj propraj K-doj ekspluatu unu la alian.

Ankaŭ okazas ofte, ke eks-SAT-anoj uzas sian malnovan SAT-matrikulon, por profiti ankoraŭ la servojn de SAT dum vojaĝoj ktp. Tial la K-doj, kiuj akceptas vojaĝantojn aŭ aliel helpas, postulu vidi la membrokarton kun la marko por la kuranta jaro!

presigi librojn en Moskvo por provi tiel malaltigi la ŝuldon de SEU, sed ke laŭ informo el via supra letero nenia ekpreso de vi estas entreprenita. Ni samtempe ekskribos al Odeso, por ekscii, kie restis la manuskriptoj finpretigitaj laŭ avizo de K-do Rublov de la Lit. Kom. en Odeso. Ankaŭ ni konstatas kun miro, ke ankoraŭ ne aperis la dua kajero de “Senn. Ped. Revuo”, kvankam la tria jam devus esti preskaŭ finpresita, k kvankam la Redakcio sendis al vi la manuskriptojn por la 2-a k ankaŭ la 3-a kajero tre akurate. Vi do komprenu, ke ni insistas je nepra k tuja presigo de iuj ajn manuskriptoj, por transformi je valoro la tie kuŝantajn monsumojn je nia kredito. Estas tute egale al ni, kiujn librojn vi presigas. Kaj se vi havas pretaj tradukojn de la plej gravaj k ampleksaj verkoj de Stalin aŭ iu ajn alia persono ĉe vi ŝatata, nu bone, presigu ilin. Ankaŭ ni atentigas vin, ke K-do Hohlov memorigis nin pri eldono de kompleta verkaro de Puŝkin. Do kiel statas pri tuja ek-eldono de tiu verkaro? Ankaŭ ni ne kontraŭdirus eĉ, se vi ekpresigus la “Kazanova”-n de Nekrasov. Ĉe ni en SAT ja ne ekzistas antaŭjuĝoj, k niaj membroj, laŭ la spirito de la Statuto, rajtas legi la plej diversspecajn k eĉ plej kontraŭdirajn legaĵojn, havante tiel la eblon formi al si mem juĝon k opinion pri tio, kion ili legas.

“Ĉiuokaze — estas absolute necesege, ke vi tuj eldonu iujn librojn por SAT.

POR LA DIREKCIO DE SAT.”

— paĝo 5 —

La kontakto kun niaj Sovetiaj K-doj. — La batalo de la opozicio kontraŭ SAT estas kondukata per ĉiaj rimedoj, eĉ la plej abomenaj k fiaj. Unu el tiuj plej abomenaj rimedoj estas la misuzo de la nunaj cirkonstancoj, en kiuj troviĝas la soveta reĝimo, k kiu devigas ĝin gardi sin kontraŭ kapitalistlandaj atakoj; la misuzo de la ekzistanta k de l’ reĝimo ne neata cenzuro en Sovetio fare de la CK SEU-sekretario por malpermesigi “S-ulo”n k ĉiujn SAT-eldonaĵojn en Sovetio kiel “kontraŭsovetian” k “kontraŭrevolucian” literaturon. Tiu malpermeso estas fakto. SAT-presaĵoj kun oficialaj banderoloj ne atingas la sovetiajn K-dojn, eĉ se tiuj sendaĵoj estas rekomenditaj; ili revenas al la sendintoj aŭ plej ofte malaperas. Pri tio ni havas multnombrajn pruvojn. Ni promesis teni la kontakton kun niaj sovetiaj K-doj malgraŭ ĉio, k ni tenis ĝin en limigita amplekso . . . tiom kiom eble; pri la rimedoj, kiujn ni uzis, ni kompreneble ne parolos; ni nur diru, ke ili estis tre elspezigaj, k ne ĉiam sukcesaj. Rimarkinde estas, ke malgraŭ la teroro uzata de la CK de SEU kontraŭ la lojalaj SAT-anoj, ni tamen ricevis de ili abunde dokumentojn, leterojn. Ni cetere publikigis kelkajn en “S-ulo”. Tio plej bone pruvas, ke en Sovetio mem CK de SEU ne havas la aprobon de granda parto el niaj sovetiaj amikoj. Ili havu la esperon, ke ne daŭros tiu stato; almenaŭ niaflanke ni faros ĉion eblan por ebligi la revenon al normala stato, pri tio ili estu certaj. Sed tiu stato ne estos atingita per submetiĝo al la diktaĵo de l’ nuna CK de SEU super la liberpensantaj SAT-anoj.

Ĝenerala voĉdonado. — Ĉe la X-a Kongreso estis akceptataj 2 proponoj pri Statutŝanĝo, kiuj devis esti submetataj al Ĝenerala voĉdonado. Sekve de la agitado de la opozicio ni pensis, ke ĝi volus utiligi la paragrafon 32-an de la Statuto por okazigi referendumon pri fido aŭ malfido al la Direkcio. Por ebligi al la opozicio, ke ĝi kolektu la necesan nombron da voĉoj, ni prokrastis la voĉdonadon pri tiuj proponoj, por ke, se tiu nombro estus atingita, oni povu samtempe voĉdonigi pri la opozicia propono. Sed, anstataŭ sekvi la laŭstatutan vojon, la opozicio preferis (pro kaŭzo facile komprenebla) okazigi mem neregulan referendumon. Tiucele ĝi dissendis balotilojn ne nur al SAT-anoj, sed al ĉiuj ajn eks-SAT-anoj k eĉ al personoj, kiuj neniam apartenis al nia Asocio, kun la pretendo, ke tia kontraŭstatute aranĝita baloto povus havi ian aŭtoritate valoran rezulton. Estas interese noti, ke malgraŭ la demagogia k mensogeca agitado de “Isto” k de la eldonaĵoj de CK de SEU la rezulto de tiu aranĝo montriĝis fiaska. Laŭ informo, publikigita en n-o 13/14 de “Isto” k sekve pri kies sincero oni forte povas dubi, venis ja nur 1000 voĉoj. Tiu nombro, kompare kun la nombro da personoj (en la Jarlibro troviĝas 6524 nomoj), al kiuj estis dissenditaj la voĉdoniloj, estas ridinde malalta k ĝi pruvas plej bone, ke la granda plimulto da SAT-anoj ne aprobas la opozicion.

Kiel klarigite pli supre, ni do prokrastis la voĉdonon pri la proponoj ĝis la 12-a de marto. La limtempo por resendo de la voĉdoniloj fare de la K-doj loĝantaj en ekstereŭropaj horzonoj, estis la 15-a de junio. La proponoj submetitaj al la voĉdonado ne havis cetere tre gravan signifon por la vivo de nia Asocio k sekve la prokrasto ne povas multe domaĝi.

En la n-o 348 de “S-ulo” ni publikigis, ke okazos nepre post ĉi tiu Kon-

Dum INTERNACIISTO povas libere eniri kapitalistajn landojn, SENNACIULO estas malpermesita en Sovetio!! . . Kiu(j) kaŭzis tian monstran situacion, tiu(j) estas plej danĝeraj malamikoj de Sovetio

greso referendumo pri fido aŭ malfido al la Direkcio. Ni ja ne intencas teni la gvidadon de la Asocio, se la plimulto de la anaro opinius, ke ni gvidis malĝuste k ne laŭstatute. Sed dume estas nia devo obei k obeigi nian komunan k libere akceptitan leĝon. Pri tio ni ne ŝanceliĝos k ne cedos antaŭ kia ajn perfortaĵo. Ni plene konscias, ke ni tenis SAT-on tia, kia ĝi estis, kiam ni fondis ĝin. Ni volas, ke ĝi restu tia k ni batalos tiucele kontraŭ la provoj farataj por aliigi ĝian karakteron k strukturon. Ni restas ĉe la konvinko, ke tiu nia starpunkto estas la sole ĝusta, konsidere la objektivajn kondiĉojn k cirkonstancojn, en kiuj malvolviĝas la lab. esp. movado. Eĉ se la plimulto da K-doj, pro partia fanatiko k sekve de demagogia agitado, opinius aliel, tio ne ŝanĝus nian opinion, ni tiam batalus kiel nun por defendi nian pravan vidpunkton.

B) RAPORTO PRI “SENNACIULO”

Kiel la ceteraj raportoj, ĝi ampleksas la periodon de 1. 7. 30 ĝis 30. 6. 31, sekve rilatas la n-ojn 300—351.

La gazeto aperis, malgraŭ la manko de sovetiaj abonantoj k malgraŭ opozicia bojkoto k la tutmonde reganta terura senlaboreco, regule ĉiusemajne en amplekso de 8 paĝoj. Kvankam valora spaco devis esti dediĉata por defendi nian aferon kontraŭ kalumniado, la gazeto restis esence tia, kia ĝi estis ĉiam: informa, eduka, kultura. Ĝi restis malfermita al ĉiuj tendencoj en la laborista movado. Kiel pruvon ni citas nur la fakton, ke aperis 31 grandaj artikoloj el aŭ pri Sovetio en tiu ĉi jaro (ĉiuj favore raportantaj), tio signifas, ke en 60% el la n-oj de la raportjaro oni povas trovi prisovetian materialon; k tio okazis, malgraŭ ke la spaco en la informa parto de l’ gazeto estis ofte tre limigita.

Alia pruvo pri senpartieco estas, ke dum la jaro utiligis la kolonojn de “S-ulo”, almenaŭ ĝis sia bojkotdeklaro, konataj opoziciuloj; ni nur citu artikolojn de Demidjuk (en n-o 300 de 3. 7. k 304 de 31. 7. 30), de Snejko (en n-o 314 de 9. 10. 30 k 324 de 18. 12.), de Hubricht (en n-o 304 de 31. 7.; 309 de 4. 9. k 321 de 27. 11.), de Keable (en n-oj 316, 318 k 331), de Bitzer (en n-oj 311, 347), de Nagy (en n-o 317) k. a., kiujn citi forprenus tro da spaco; ankaŭ la GLEA-estraro polemikante povis konigi en “S-ulo” sian vidpunkton (vd. n-on 325). Se opoziciuloj hodiaŭ faras la aserton, ke iliaj kunlaboraĵoj ne estis akceptataj k enpresataj en “S-ulo” pro ilia tendenco, ili konscie mensogas. Eĉ tradukoj el kompartiaj gazetoj, tiel el “Daily Worker” (London), “L’Humanité” (Parizo), “Rote Fahne” (Vieno), aperis . . . Kaj kiel statas pri la laŭdira troa influo de la sennaciisma tendenco? Kiun lokon ĝi okupis en “S-ulo”? Aperis dum la tuta jaro nur 14 artikoloj, kiujn oni povas konsideri kiel defendantajn tiun tendencon! Nenio pli bone montras, ol tiu modesta cifero, la mensogecon de la opoziciula aserto pri sintrudo de tiu tendenco en “S-ulo” . . .

La statistiko montras, ke aperis 285 grandaj artikoloj dum la jaro, 53 pli malgrandaj notoj, 13 versaĵoj. En la nomita nombro estas entenitaj 12 “Tagoj el mia Vivo” aŭ parencaj skribaĵoj. El la 285 grandaj artikoloj nur 30 estis tradukoj, 15 kompiltradukoj, 4 ĉerpitaj el informservoj, do sume 49 neoriginalaj verkaĵoj aŭ ⅙ de la tuto. Tiom granda elcento da originalaj en “S-ulo” ankoraŭ neniam estis atingita. Kompare kun la antaŭa jaro estis ĉi-jare sume 351 artikoloj kontraŭ 428; la malpliiĝon kompreneble kaŭzas la 8-paĝeco de l’ gazeto (kontraŭ 12 paĝoj en 1929/30). En supra statistiko artikoloj kun daŭrigoj, felietonoj ktp. estas kalkulitaj nur kiel unu: ekzemple tiaj kiel “Kolektivigo en USSR laŭ Gladkov”, “La evoluo de Hispanio”, “Viena ribelo de 1927”, “Perer-mondvojaĝo” k. a.

Ankaŭ ne estas enkalkulita en tiu nombro 1. la rubriko “La Klasbatalo tra la Mondo”, kiu aperis 44-foje, t. e. en ĉiu n-o escepte la unuaj semajnoj de l’ raportjaro. 2. La Fakpaĝoj, el kiuj plej regule k ofte aperis la Jun-

— paĝo 6 —

ulara Paĝo (9-foje); la Liberpensula, kiu aperis 5-foje, estis poste anstataŭigata de la Redakcio, pro la bojkoto de l’ fakredaktinto, per la rubriko “Kontraŭ la Dogmojn”, kiu dume aperis jam 3-foje; la Scienc-Kultura Paĝo aperis 4-foje k devis same esti anstataŭigata de la Redakcio pro fakredaktora bojkoto. Snejko k Muravkin, la “scienculoj”-fakrespondeculoj, eble opiniis, ke nur ili solaj kapablas kompili sian Scienckulturan Paĝon, k ke ilia bojkoto signifas gravan baton kontraŭ nia gazeto . . . Ili grave eraris! . . . Dume ni anstataŭe aperigis la rubrikon “Scienco k Tekniko”, k ĉi tiu jam aperis 4-foje, regule ĉiudusemajne. La Virina Paĝo aperis nur unu fojon, en julio 1930 (do eĉ antaŭ la Londona Kongreso!), ĉar ĝia komisiita zorganto, K-dino Elma Adamson, kiu jam antaŭe tre . . . amatore rilatis al tiu laboro, nenion plu sendis al la Redaktejo. La Sporta Paĝo ne plu aperis k la kompilinto, K-do Wendt, skribis al ni, ke li, konsiderante la malpli grandan amplekson k spacomankon de “S-ulo”, pro tio rezignas je sia Paĝo.

Enpresitaj en diversaj nacilingvaj gazetoj estas el “S-ulo” 94 artikoloj (lastjare 165), el tiuj 25 en komunistpartiaj organoj (pri kelkaj aliaj ni ne scias certe, ĉu temas pri kompartiaj gazetoj, sed pri tiuj 25 ni estas certaj). Plej multe estas represita la artikolo: “Sanktulo eksigita” (el la ateista movado en USSR), nome en 8 diversnaciaj gazetoj. Estas certe multe pli da gazetoj, kiuj represis artikolojn, sed ni povas statistiki nur tiujn, pri kiuj oni sendis al ni ateston.

Do tiu ĉi statistiko montras, ke “S-ulo” efektive servas k faras utilan peresperantan laboron, k ne nur servas por gazetoj de unu laborista tendenco, sed por ĉiuj, inkluzive la komunistajn, kiuj je ¼ partoprenas en la aperigita materialo el “S-ulo”. Ni notas speciale, ke ankaŭ grandaj artikolserioj, kiuj aperis en multaj daŭrigoj en “S-ulo”, estas plene represitaj en naciaj organoj.

La opozicio tiel volonte insistas pri la malzorgo de l’ serva k pera karaktero de SAT k “S-ulo”. Ni tial citu ĉi tie kelkajn servojn, al kiuj “S-ulo” estis la peranto. La artikolo pri la abort-paragrafo 218 en Germanio havis grandegan sukceson; ĝi instigis multloke al kolekto de protest-subskriboj kontraŭ la paragrafo k por tiu ĉi batalo tre utilaj skribaĵoj el diversaj landoj estis ricevitaj. Por maristoj “S-ulo” aperigis plurfoje la adresojn de perantoj k helpantoj SAT-anoj en havenaj urboj. Modellignaĵistoj utiligis “S-ulo”n por interligiĝi mondskale per koncerna instig-artikolo. Eĉ ni povis peradi por senlaboraj metalistoj k seruristoj (ĉefe tiaj anonciĝis el Germanio) interligan adreson por dungo k transloĝiĝo al Sovetio (Stalingrad). Al ĉiuj tiaj k similaj servoj “S-ulo”-paĝoj estis malfermitaj, sen ke suferis pro tio domaĝon la eduka k kleriga karaktero de nia organo, en kies kolonoj ĉi-jare estis diskutataj gravaj problemoj, kiel tiu pri senlaboreco, pri milito k paco k multaj aliaj.

Pri la ĝenerala aranĝo k enhavo de “S-ulo” ni ne ricevis seriozajn plendojn dum la jaro. Nur unu K-do esprimis, ke li dezirus trovi pli da beletra literaturo en ĝi; sed ni devis respondi al tiu K-do, ke kvankam ni ŝatus kiel eble plej varie formi la enhavon de l’ gazeto, la malgranda amplekso malebligas pli ofte utiligi literaturajn fragmentojn, felietonojn ktp.

Ni devas ja esti kontentaj en nuna momento, ke malgraŭ la atakego de l’ opozicio, kreo de konkurenca gazeto, ordono bojkoti “S-ulo”n, ni povis tamen seninterrompe aperigi ĝin tute regule. Efektive la nombro da abonantoj montras, ke “S-ulo” restas la sola granda periodaĵo de l’ proletesperantistoj k, — en la kadro de l’ tuta esperantista movado, ĝi plue tenas sian lokon kontraŭ la sola semajna organo de l’ neŭtral-esperantista movado: Heroldo de Esperanto. Ĉi lasta atingis laŭ sciigo presita en sia n-o 25 je 1. 6. 31 staton de 2850 pagantaj abonantoj. Nu, “S-ulo” havis je fino de marto 1931 (vd. “S-ulo”n n-o 342) 2609 pagantajn abonantojn, do nur iomete malpli ol la neŭtrala semajna organo; malgraŭ la perdo de siaj sovetiaj (1100) abonantoj pro la konataj cirkonstancoj, k ankaŭ malgraŭ la fakto, ke terura senlaboreco ĉiuloke malhelpis la disvolviĝon de l’ abonant-varbado.

Sed estas tute evidente, ke eĉ se tiu malfavora stato ankoraŭ daŭrados (krom en Sovetio, “S-ulo” ja ankaŭ estas malpermesita en Italio, Bulgario, Hungario, Litovio, Jugoslavio) — nia gazeto ĉe ioma fortostreĉo, iom intensigita varbado de l’ K-doj povos baldaŭ ree superi “Heroldo”n rilate al la nombro da abonantoj. Ĝia pozicio restas forta, k post la krizo, kiu skuis ĝin dum ĉi lasta jaro, rezistinte al furiozaj atakoj, ĝi jam ekpreparas novan ek-antaŭeniron por okupi tiun lokon, kiu konvenas al la organo de la SAT-anaro.

C) RAPORTO DE LA REDAKCIO DE “LA NOVA EPOKO”

Pri la kaŭzo de la malprospero de nia Revuo, ni devas nomi unuparte la abonantperdon en Sovetio, aliparte la ekonomian krizon tra la tuta mondo furiozantan k malpermesantan al la laboristaro fari elspezojn ekstrajn por la kvazaŭa lukso de abono al literatura gazeto. Oni devas ankaŭ konsideri, ke eĉ en pli favoraj tempoj “La N. E.” ĉiam montris deficitan bilancon, kiu tamen estis eltenebla en normalaj tempoj pro la gajno el aliaj SAT-entreprenoj. Niaflanke ni faris ĉion eblan por helpi al la disvastigo de la revuo per propagando en “S-ulo” alvokoj en “LNE” mem, per aranĝo de subtenlisto kun kvitanco en “LNE” ktp.

Rilate la enhavon ni konstatu unue, ke ne mankis kunlaborantoj, ke ni ricevis sufiĉan kvanton da originala k tradukita literaturo por garantii interesan k varian enhavon por ĉiu kajero. Certe, se ni havus eblojn eldoni la gazeton ree en pli granda amplekso k ĉiumonate, ankaŭ tiuokaze kunlaborado ne mankus al ni k ĉiam estus al ni eble prezenti kajerojn kun bona k publikiginda proleta literaturo. Ni ne bezonas ĉi tie detale priparoli la enhavon de l’ revuo. Ĉiu leganto estos rimarkinta niajn klopodojn redakti la diversajn kajerojn sub unueca vidpunkto, dediĉante kajerojn

★ Kun tiu ĉi numero estas ekspedata “LA LERNANTO”

al la milito, al antikva kulturo, al infanlaboro ktp. Kvankam ni elektis la materialon laŭ la vidpunkto de ĝia valoro k presindo, ni ne malfavoris junajn aŭtorojn originale verkantajn, lasante al ili lokon por iliaj verkaĵoj. Kaj ankaŭ estonte —, ni diras tion por eventualaj timemuloj, kiuj sentas en si talenton por literatura verkado, sed opinias ne povi riski sendi sian manuskripton al ni, — ni estos pretaj konsideri literaturaĵojn de originalaŭtoroj, kondiĉe ke ili estos sencoplenaj. Aperis en tiu ĉi jaro iu tre interesa dokumentaro pri la lab. esp. movado antaŭ la mondmilito kompilita de K-do de Bruin, k ankaŭ lingvosciencaj traktaĵoj estas al ni promesitaj, kiuj vekos la intereson de ĉiu esperantisto. Sugestojn pri la enhavo dume ni ne ricevis, sed mi atendas ĉi tie, ke legantoj de la revuo esprimu sian opinion, donu siajn konsilojn k faru siajn rimarkojn. Sed ne forgesu en tiu okazo, ke ni nuntempe devas esti tre, tre modestaj, ke neniel la nuna buĝeto permesas plilarĝigon de la revuo k ke la redaktoro disponas nur pri 24 paĝoj dum du monatoj. Por ŝanĝi tiun staton k doni al ni eblon ree aperigi pli da literaturaĵoj en ĉiumonataj, pli multpaĝaj kajeroj, iras la voko al vi ĉiuj: abonu k varbu abonantojn al “LNE”!

D) RAPORTO PRI “LA LERNANTO”

Nia gazeteto aperis regule, en sama formato, sama amplekso k laŭ sama redaktmaniero kiel en antaŭaj jaroj. Ni volas limigi nin ĉi tie rimarkigi, ke ni uzis preskaŭ nur la materialon, kiun sendis al ni K-doj kunlaborantaj

— paĝo 7 —

(escepte la kuranta rakonto). Tiu materialo sufiĉis por varie prezenti la diversajn n-ojn; tamen ne ĉiam la ricevata materialo estas sufiĉe bonkvalita por ĝin publikigi. Estus dezirinda pli da kunlaborado ĝenerale, por povi elekti nur vere taŭgajn manuskriptojn. Pri la diversaj rubrikoj: lingva parto, anekdotoj, ktp. ni ne parolu ĉi tie. Eble iujn sugestojn ni ricevos per la diskuto. Ni esperas, ke entute la malgranda gazeto servis al la celo: amuzi, kuraĝigi al plua studado, helpi en lingva perfektigo k ankaŭ instigi al esp-a verkado.

Pri la stato de abonantoj al “L. L.” vi legos en la Raporto de l’ Administracio (sekv. n-o); la decido de l’ GLEA-estraro en fino de 1930 malmendi ĝin kiel suplementon al “Arb. Esp-ist”, kuŝas sur la vojo de la opozicia bojkot-plano al SAT-eldonaĵoj ĝenerale.

KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO

Konforme al nia decido aperinta en n-o 337 de “S-ulo” estas eksigitaj el la Asocio jenaj membroj: Couesnon P. (13 075), Parizo, Salan G. (3905), Cogoluénhes R. (7995), Métayer Aug. (15 452), Schuberth H. (7037), Nîmes.

Nova pruvo pri opoziciaj artifikaĵoj

Inter la materialo publikigita en “Isto” troviĝas “protestoj” kun subskriboj de multaj personoj, kiuj tute ne estas SAT-anoj, ĉar ili ne pagis la kotizon eĉ en la jaro 1930. Kaj jen ni eltrovis, ke la opozicia stabeto envicigas inter la “protestantojn” eĉ personojn, kiuj tute malaprobas la opozician agitadon. La legantoj prijuĝu mem per ekstrakto el letero de K-dino M. Sampson:

48, Windsor Road, Torquay, 28/6/31.

Al K-do Banmer.

Estimata Kamarado,

Antaŭ kelkaj semajnoj mi vidis mian nomon en “S-ulo” inter la eksigitoj, k mi demandis al mi kial ĝi troviĝas tie. Mi skribis al K-do Sulsky pri la afero, dirante ke mi ne estas opoziciulino, nek abonis al “Isto”, nek subskribis ian dokumenton. Poste, mi vidis mian nomon en “Isto” inter subtenantoj. Tio ege malplaĉas al mi, ĉar mi ne simpatias kun la disrompantoj de SAT k mi neniel helpos ilin. Do, vi vidas, K-do, ke ie okazis eraro; k mi intencas skribi al J. Bata, ke li forstreku mian nomon . . .

Salutojn al vi, k vivu SAT.

(4691) SAT-ane la via, M. Sampson¹.

Pardonu, ke mi skribas krajone.

¹ Notinde estas, ke K-dino Sampson estas ano de la angla kompartio.

★ XI. Kongreso de SAT en Amsterdam (Nederl.)

2.—7. aŭgusto 1931.

6-a Komuniko

Aliĝo. K-doj, kiel vi povas konkludi el la publikigitaj listoj de aliĝintoj, la partopreno al nia XI-a estas ne kontentiga. Ni esperas, ke en tiuj lastaj semajnoj ankoraŭ alvenos multaj aliĝoj. Se vi tamen ne povas veni, tiam subtenu la kongreson per via aliĝmono. Rekompence vi ja ricevos la kongreslibron k insignon. — La Amsterdamanoj k ĉiuj, kiuj povus viziti la kongresurbon nur dum sabato ekz., ricevos krome senpagan enirbileton por la saluta k propaganda kunveno, kiun okazigas la Federacio de Lab. Esperantistoj en la nederl.-lingva regiono sabatvespere (1. aŭg.) en la Koncertejo (2100 sidlokoj).

Aliĝilojn oni ankoraŭ povas ensendi kun la aliĝmono (hol. gd. 1.60) al la kasisto de la Organiza Kongr.-Komitato, K-do P. Krijt, Veeteelstraat 156, Amsterdam (O), poŝta ĝiro 135 020. Oni ankaŭ povas sendi poŝtmandaton (1 hol. gd. = 2 svis. fk., 1.70 mk. g., 1.70 angla ŝil., 10.50 fr. fk., 14.50 bg. fk.).

Bildkartoj k kovertoj. La O. K. K. eldonis bildkartojn k kovertojn anoncantaj la okazon de la XI-a. La bildkartoj kostas po 10 — hol. gd. 0.40; kovertoj po 25 — gd. 0.20.

Subtenon ni jam ricevis de diversaj modernaj lab. organizoj, sume: 390 gd. Ni petis subvencion de la komunumestraro k senpagan veturadon tra la urbo k havenoj. La urbestraro ankoraŭ ne decidis. Same ni atendas respondon, ĉu nia kongreso oficiale estos akceptata de la komunumestraro.

Kongreslibro jam estas presata.

Manifestacia marŝado okazos dimanĉon, la 2-an de aŭgusto. Oni kunportu, same por ornami la salonojn, esp. flagojn ktp.

Poŝta stampilo. La poŝta direkcio zorgos pri stampado de leteroj per speciala kongresstampilo.

Foto-amatoroj, kiuj deziras fotoekskursojn aŭ specialan kunsidon, sciigu pri tio al K-dino Peters, Jekerstr. 102, Amsterdam-Z.

Pri pasportoj oni legu en n-o 341 de “S-ulo” (16. 4.).

Loĝado. Senpagan loĝadon ĉe K-doj ni povas prizorgi nur por tiuj Gek-doj, kiuj anoncas sin tuj. Tiuj, kiuj tamen povas elspezi ioman sumon por loĝado aŭ manĝado, devas tion sciigi, ĉar ni tiam povas lui malmultekostan ĉambron. Se necesas, ni eble povas zorgi pri amasloĝejo malmultekosta. Tendojn oni nek en nek ĉe la limo de Amsterdamo povas starigi, ĉar la grundo por tio estas nesufiĉe seka. Loĝado en laborista hejmo (A.T.V.A.) — 20 minutojn de la kongresejo — estas ebla, se oni sin tuj post ricevo de tiu ĉi n-o anoncas por tio. La kostoj estas:

  1. Ĉambro por 1 nokto kun matenmanĝo gd. 1.50.
  2. Ĉambro por tuta semajno gd. 5 (sen matenmanĝo).
  3. 3 manĝoj ĉiutage dum tuta semajno kostas gd. 8.50 (sekve do loĝado dum tuta semajno kostas 5 gd. por ĉambro + 8.50 gd. por manĝado = 13.50 gd.).
  4. 3 manĝoj por unu tago 1.30 gd.
  5. Krome oni povas aĉeti en tiu lab. hejmo je moderaj prezoj krom-manĝaĵojn k trinkaĵojn.
  6. Varmaj manĝoj estas haveblaj por ĉ. 0.50 ĝis 0.80 gd. en la restoracio de tiu lab. hejmo (sen devigo tie loĝi).

Ankaŭ ni povas prizorgi varman manĝon proksime de l’ kongresejo (1 minuto) por ĉ. 0.60 ĝis 0.75 gd. (por tio oni nur bezonas sin anonci en la kongresejo ĉiumatene je 9.30 h.). Pri vegetarana hotelo ni ankoraŭ informiĝos.

Kongresejo estas ĉiutage malfermita. Tie ĉiuj anoncu sin unue. La kongresejo estas nomata “BRAKKE GROND” (nomo de strato k n-o) NES, 53—55, Amsterdam (Centrum). Ĉio estas elparolebla, kiel oni ĝin legas. Telefon-n-o 40 394. La kongresejo estas piede atingebla en ĉ. 15 minutoj de el la Centra Stacidomo. Oni iru rekte el la antaŭpordoj al la bulvardo, kiu kuŝas antaŭ la stacidomo k estas nomata “Damrak”. Ĉe ĝia fino (10 min.) estas la DAM-placo. Preterpasinte ĝin tuj iru maldekstren ĝis la unua mallarĝa strato nomita NES (la strato, en kiu estas la kongresejo). Tramlinioj de stacidomo al DAM: 4, 5, 9, 11, 16, 24, 25. (Kosto por tiu veturo: 0.05 gd. = kvin cendoj; cendo estas centono de guldeno). Aliaj veturoj kun rajto transiri al alia linio kostas 0.10 gd. Dumtaga bileto uzebla por tramo, aŭtobusoj k komunumaj boatoj kostas 0.75 gd.

Alveno ĉe “Weesperpoortstation” (Vesperport-stacidomo). Alvenante tien oni plej multfoje ne bezonas forlasi la vagonaron, sed povas resti sidanta ĝis la Centra Stacidomo. Sama rimarko valoras pri stacidomo nomata Muiderpoortstation, kie ne ĉiuj vagonaroj haltas. Se oni tamen eliras ĉe Vesperportstacidomo, tiam oni uzu la tramlinion 11, ankaŭ ĝis DAM (kosto 0.10 gd.); ĉ. 15 min. Por O. K. K. 13 025.

4. listo de aliĝintoj

  1. Klinger, H., Dresden (Germ.), 9 229
  2. Kuhnt, E., „ „ 8 478
  3. Hölzgen, F., Köln „ 7 254
  4. Werner, K., Leipzig „ 17 340
  5. Alings, H. W., Amsterdam (Ned.), 13 025
  6. Augurk, D., „ „ nova
  7. Rostron, A., Bolton (Anglio), 14 626
  8. v. Groningen, J., Haarlem (Ned.), 16 879
  9. Kryt, P., Amsterdam (Ned.), 14 593
  10. v. d. Meulen, C.,* „ „ 16 602
  11. Linder, M., München (Germ.), 13 265
  12. Ridder, A., Alsdorf „ 15 590
  13. Maŭriĉ, K., Merkstein „ 13 398
  14. Neuwirth, A., Bregenz (Aŭstrio), 7 851
  15. Springael, L., Bruselo (Belgio), 1 729
  16. Sommer, A., Hagen (Germ.), 10 865
  17. Faulhaber, F., Amsterdam (Ned.), 13 745
  18. v. Eyndthoven, G., „ „ nova
  19. Eerdinans, „ „ 17 011
  20. Onnen, Hago „ 10 727
  21. Spiller, Londono (Anglio), 1 428
  22. Spiller,* „ „ 2 800
  23. Otley, „ „ 17 284
  24. Hamilton, „ „ nova

* estas K-dino.

— paĝo 8 —

KIU ROMPIS SIAN HONORVORTON?

Antaŭ ol meti je la dispono de la Kontrol-Komitato diversajn manskribaĵojn, ricevitajn el Sovetio, ni postulis skriban prohonoran deklaron de la tri K. K.-anoj, ke al neniu ili konigos la nomojn de ties skribintoj. Ni posedas tiun ateston kun la subskriboj de K-doj Berĵje, Ĵanere k Van Aelst. Nu, en iu antaŭ nelonge de ni ricevita n-ro de la ruslingva revuo eldonita de CK de SEU ni trovis la faksimilon de du el tiuj dokumentoj. Kiel povis tio okazi? Ekzistas nur du hipotezoj: 1. la leteroj de niaj informintoj estis cenzuritaj k fotitaj en Sovetio; 2. unu K. K.-ano fotis ilin k sendis la foton al Moskvo. Niaopinie la unua hipotezo ne valoras: la ĝen. sekretario de SEU ja tiutempe ne estis ankoraŭ denuncinta la Direkcion de SAT kiel “kontraŭsovetian” organon k sekve la leteroj adresitaj al ni ne estis tiom severe cenzuritaj kiel nun. Sekve valoras nur la dua hipotezo. La dokumentoj estas fotitaj en Bruselo k la fotoj el tie senditaj al Moskvo. Kaj nun ni staras antaŭ jena demando: Kiu el la tri tiamaj K. K.-anoj estas ĵurrompanto? Pro bone konataj motivoj K-do Van Aelst ne povas esti suspektata. Ni unue suspektis Ĵanere, kiu, kiel blinda partifanatikulo, agis en la K. K. laŭ la instrukcioj de la Komfrakcio. Siatempe ni konigis nian tiurilatan suspekton al Berĵje, kiu responde diris, ke li ne lasis tiajn skribaĵojn en la manoj de Ĵanere. Intertempe en “Isto” aperis dokumentoj, montrantaj la tre strangan sintenon de Berĵje, kiu letere rilatis sufiĉe intime k aprobe kun tiuj, kiujn laŭstatute li devis eksigi kiel K. K.-ano!! . . . Ĉe tiaj konstatoj ni hodiaŭ publike demandas: Kiu el la K. K.-anoj senhonorigis sin, fariĝante ĵurrompanto k liverante al la venĝemo de Drezen lojalajn k honestajn SAT-anojn? Direkcio de SAT.

Hokokruco — SAT-insigno!

Kio por K-do Buna estis[?] korbatiga, por multaj (ankaŭ sinceraj) SAT-anoj en Linz estas ĝojiga, amuza. Tre multaj nur aĉetis la SAT-insignon precipe pro ĝia “similo” al hokokruca. Se la purrasuloj estas tiom miopaj k ne vidas diferencon inter nia k ilia insigno, tio ne estas nia kulpo nek povas devigi nin ŝanĝi nian insignon. Por ke ne nia, sed la koro de l’ hokokruculo batu kiel ĉevalpiedo, ni procedas tiel: Kiam miopa faŝisto salutas nin, ni simple respondas per proleta devizo, kiel “Ruĝfronto” aŭ “Hajl Moskvo”, k kun ĝojo ni spertas ilian embarason. Kiu ne ŝatas tion, tiu ja povas porti ankoraŭ parti-insignon. Eldono de nova SAT-insigno nur estus konsilinda, se okazus, ke miopaj SAT-anoj alparolus faŝiston, opiniante, ke li estas esp-isto pro la al SAT-insigno similanta hokokruco. 6571 (Aŭstrio).

SAT-anoj! En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron

TRA LA MOVADO — KRONIKO

GERMANIO. Orient-Saksio. Je 27. junio okazis distrikt-kunveno en Varnsdorf (Ĉeĥoslov.) kun 20 partopr. K-do Yeder, Nov-Jorko, parolis pri “laboristaro en Usono” k montris la bezonon de nia lingvo. K-do Scherbaum poste skizis la kialojn de l’ distrikta skismo k la evoluajn eblojn de l’ nun ekzistantaj tri distriktoj en nia regiono. En la diskuto estis esprimate, ke neniu emas aliĝi landan esp. organizon. Propono estas aprobita, ke de nun ne plu grupoj apartenu al nia distrikto, sed nur individuaj membroj. Per tio povas aliĝi ankaŭ Gek-doj el lokoj, kie SAT-opozicio perfortas la grupanaron. Je 28. junio okazis ekskurso al Tollenstein, dum kiu K-do Yeder sukcese helpis paroligi esp-on al malparolemuloj. (1378.)

La Lab. Esp. Grupo Essen (Germ.) intencas aranĝi la 31-an de julio Esperanto-amaskunvenon, al kiu ĝi petas ĉeesti ĉiujn Gek-dojn survoje al Amsterdam. Se sufiĉe da partoprenontoj sin anoncos, ni eĉ organizos peraŭtomobilan karavanon al A. La prezo tiam estus nur 6 mk. g. por persono, dum la fervoja bileto kostas pli ol 12 mk. g. Pri tranoktado ni zorgos. Speciale eksterlandanoj estos tre bonvenaj. Pli detalajn informojn ĉe K-do W. Stertzenbach, Viehoferstr. 147, Essen (Germ.).

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

E. Lanti. Arbetare-Esperantismen (La Laborista Esperantismo). Eld. de Laborista Esperanto-Klubo, Stockholm (Hj. Olsson, poŝta ĝiro 53 160, St. Eriksgatan 85 uppg. 2, I). Form. 13×19 cm. Prezo: 40 oeroj.

Post la anglalingva eldono de la konata verketo de Lanti, kiu aperis en julio de pasinta jaro, — jen la sveda traduko, presita sur bela papero k laŭ ekstera aspekto bele prezentita. Al ĉi tiu traduko (kies zorginto modeste malkonigas sian nomon) la Laborista Esp. Klubo de Stokholmo verkis specialan antaŭparolon, per kiu ĝi konatigas la legantaron kun la persono de l’ aŭtoro k atentigas ankaŭ pri la polemiko, kiun estigis tiu jam fama verketo. La tradukinto notas, ke la traduko estas farita laŭ de l’ aŭtoro revizita manuskripto. Sendube tiu ĉi eldono estos bona propagandilo por SAT en la manoj de niaj svediaj K-doj, kiuj scios utiligi ĝin por la antaŭenigo de la lab. esp. movado. N. B.

Homo, Dio, Profeto. De Lidja Zamenhof (Varsovio). Bahaa Esp.-Eldonejo, Weinheim a. d. B. (Germ.) 1931. Form. 15×23 cm. 7 pĝ. Prezo: 0.25 mk. g. (1 resp. kup.).

Parolado, kiun faris la parencino de d-o Zamenhof en la Oksforda esp. kongreso ĉe fakkunsido de bahaismanoj, kun celo montri, ke ne ekzistas efektiva diferenco inter la instruoj de diversaj religiprofetoj, kiuj volas ĉiuj peri al ni “dion”.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”: Rouge Midi, Marseille, 9. 5. (Lab. situacio en Aŭstrio, 339).

Priesper. artik. k notojn enhavis: La Tourraine Syndicaliste, Tours, majo, Le Midi Syndicaliste, dec. 30, feb., majo 31, Le Socialiste de la banlieue Sud, junio, Monde, Paris, 2. 5. (pri FEO-kongr.), Der Deutsche Eisenb., Berl., 14. 6., Signalen, Stokh., 18. 6., 25. 6., ITF-Bult., Amsterd., jun. (rubr.), L’Unité Ouvrière, Paris, 15. 6., L’Avenir Socialiste Lyon, 13. 6., Travail, Lyon, 13. 6., 27. 6., Le Prolétaire, Liége, 20. 6., Daily Worker, Lond., 1. 7. (mencias “S-ulo”n).

Peresper. materialon enpresis: Le Populaire, Paris, 22. 6.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

AŬSTRIO K-dino Antonio Tröls, Ferd. Hanuschg. 17, Bruck a. M., Stmk., kĉl, pri ĉ. temoj, PI. Resp. garantiata.

DANIO — Interrilatojn kĉl serĉas 25 gelab-istoj. Unuan fojon skribu al: K-do Anders Andersen, Lille Raadhusgade 14, Sönderborg. Nia instruinto loĝas: Lunderskovo, K-do Ajo.

GERMANIO — Mi bezonas de via lando 100—1000 PM. Skribu ĉiuj! Resp. garantiata. Adr.: K-do R. Pfützner, Karlsruher Str. 21, Dresden-A 40. — Wormsa LEA-grupo koresp. kolektive k individue kĉl. Resp. garantias. Adr.: Johann Herbeck, Konrad Mait Platz 2, Worms/Rh. — Mi kolektas el ĉ. landoj belegajn PI k resp. per samaj. Adr. K-do Rudolf Jacob, Selingen-Schrodtberg, 20.

HUNGARIO Gek-doj koresp. k petas ekspoziciaĵojn. Adr.: E. Molnar, Csapel, Alsó — János-u. 11. K-do Paŭlo Dohányos, Csapel, Horthy Miklós-u. 29, kĉl, pri ĉ. temoj.

NEDERLANDO — La Societo de Lab. Fotografistoj invitas la fotoamatorojn al fotoekskursoj dum la XI-a kongreso k petas kunporti fotojn de klasbatalo por interŝ. Interrilatu kun: K-dino Peters, Jekerstr. 102, Amsterdam (Z).

POLIO — 2 K-doj-liberpensuloj koresp. kĉl. pri aktualaj, politikaj k sociaj temoj, PI, bfl. Resp. garantiata. Adr.: Ludwik Kolodziejski, Czerska 2/II., Warszawa.

SOVETIO K-do Leo Soloviev, (radioamatoro) Tutaevskaja 19, kv. 10, Jaroslavl, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

SVEDIO — Membroj de esp. klubo koresp. kĉl. Adr.: Olle Rosén, Stran Svägen 40, Lysekil.

[REKLAMO p.8] La Memoron plifortigas ĉe personoj ĉiuaĝaj laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio profesoro de mnemoniko D. FAJNŜTEJN, Vilno, Zawalna 15 (Pollando). Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.

ENHAVO

paĝo Amsterdamo, la urbo de la XI-a . 329—30 La klasbatalo tra la mondo . . . 330—31 Tra Esperantio . . . . . . . 331—36 Korespondado . . . . . . . . 336

Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)

N-ro 355, 23-a de julio 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 32,0,70,13] Terglobo kun kvinpinta stelo, en kiu staras la literoj «S.A.T.», super la titolo de la gazeto.

7-a JARO, N-o 355 — LEIPZIG, 23. / 7. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

Raportaro de la Plenum-Komitato de SAT pri la agadjaro 1930/31

E) RAPORTO DE LA ADMINISTRACIO

Situacio de la membraro k abonantaro. — Tiu ĉi statistiko estas farita laŭ la stato de la 30. junio 1931.

Lando Lokoj A. P. Sennaciulo La Nova Epoko
Stato de la membraro Stato de la abonantaro
Afriko 2 1 1 1 1
Alĝerio 1 5 2 5 —
Argentino 8 11 2 13 8
Aŭstralio 5 3 5 6 2
Aŭstrio 45 140 24 171 40
Belgio 11 116 18 75 21
Brazilio 2 4 — 5 1
Britio 67 167 18 184 35
Bulgario 6 5 2 8 3
Ĉeĥoslovakio 44 79 21 105 29
Ĉilio 1 1 — 2 1
Ĉinio 4 4 2 6 7
Dancigo 3 11 — 3 —
Danio 3 6 — 5 1
Estonio 8 12 5 17 5
Finlando 6 13 13 15 1
Francio 131 177 67 236 66
Germanio 276 705 297 793 86
Hindio 1 1 — 1 —
Hispanio 20 80 45 91 23
Hungario 4 4 3 11 4
Islando 4 4 — 8 12
Italio 2 1 1 — —
Japanio 13 36 3 87 67
Jugoslavio 6 6 3 6 2
Kanado 3 4 — 6 1
Kolumbio 1 1 — 1 —
Kubo 1 1 — 1 —
Latvio 5 7 4 7 4
Litovio 6 3 5 3 4
Maroko — — — 1 —
Nederlando 42 170 44 181 40
Norvegio 9 20 7 23 4
Oceanio 1 — 1 1 —
Polio 18 35 14 53 18
Portugalio 3 17 4 24 10
Rumanio 2 2 — 2 —
Saarlando 6 6 4 7 1
Sovetio 31 27 9 38 10
Svedio 56 131 24 167 19
Svisio 16 27 5 27 7
Turkio 2 2 — 3 1
Usono 24 53 4 63 18
Sume: 899 2098 657 2462 552

Sume rekotizis ĝis 30. 6. 1931 2755 Gek-doj-membroj. Tiuj, kiuj havas la Protokolaron de la X-a, tre facile povas kompari la kreskon aŭ malkreskon en la diversaj landoj. Pri Sovetio ni ne bezonas ĉi-loke paroli, ĉar ĉiu scias la situacion k la kialon de la malkresko. Se tamen ankoraŭ trovas sin membroj k abonantoj en ĉi tiu statistiko, tiam pagis por ili, ĉu la amikoj, ĉu korespondantoj. Ili mem ne povis sendi monon al la Adm., pro tio ni ankaŭ ne admonis niajn sovetiajn Gek-dojn pri pago de la membrokotizo, kion ni faris la 25. 4. 1931 por la aliaj, ekstersovetiaj Gek-doj, kiuj ĝis la citita dato ne renovigis la membrecon. Hodiaŭ, t. e. la 30. 6., ankoraŭ ne repagis sian kotizon 1915 eksmembroj. Multaj skribis al ni, ke pro longjara senlaboreco ili ne povas repagi la kotizon, sed tuj post ricevo de laboro ili plenumos la membrodevon. En jenaj urboj ni havas pli ol 20 membrojn: Amsterdamo 103, Berlino 43, Bruselo 43, Dortmundo 29, Dresdeno 59, Düsseldorf 25, Lajpcig 85, Londono 28, Munĥeno 23, Nov-Jorko 28, Parizo 28, Plzen 22, Stokholmo 31, Vieno 40.

Sennaciulo. — La 30. 6. 1931 ni havis 2462 pagantajn abonantojn (inkluzive la aktivajn membrojn). Bonan komparon oni povas fari, se oni prenas la numeron 295, ĉar ĉi tiu aperis ĝuste antaŭ unu jaro. Estas kelkaj landoj, kiuj havas pli malpli grandan kreskon en la abonantaro. Pleje kreskis la abonantaro en Japanio k Nederlando. Sed en ĉi tiu fako same mankas al ni la sovetiaj Gek-doj, kiuj pasintjare ankoraŭ estis abonantoj, kompreneble sen mono, ĉar ĝi kuŝis ĉe CK SEU. Ankaŭ en Germanio oni povas konstati malkreskon de la abonantaro, kio precipe rezultas el la mizera vivostato de la germana laboristaro. Kiel jam dirite, estas ankoraŭ kelkaj abonantoj en Sovetio, por kiuj pagis ekstersovetiaj K-doj; antaŭe estis pli, ĉar multaj sovetiaj K-doj havas amikojn en aliaj landoj, kiuj pagis por la sovetiaj K-doj. Tamen ili ne ricevis la gazetojn. Eĉ rekomendite senditaj ekz-oj ne trafis la adresitojn. En la statistiko oni ankaŭ vidas la terorlandojn. Ĉi tiuj ekz-oj postulas apartan ekspedon; kiel ni ekspedas ilin, tio ne estas publikigebla.

La Nova Epoko. — La statistiko montras, ke ĉi tiu revuo nur ankoraŭ havas 552 pagantajn abonantojn. Antaŭ kelkaj jaroj la Adm. diris, ke “LNE” estas la “dolorinfano” de nia movado k ĝi fariĝis tia pli k pli. Se la administranto rajtus decidi pri tio, ĝi certe ne plu ekzistus k jam pasintan jaron ni estus enteriginta[j] ĝin. La kasa raporto certe montros al vi la deficiton, kiu kaŭzis al ni ĉi tiu revuo. Ĝi jam havis malgrandan deficiton, kiam ankoraŭ niaj sovetiaj K-doj povis aboni ĝin, sed ĉi-jare la deficito fariĝis sufiĉe konsiderinda k ni opinias, ke la Kongreso devus nuligi ĝin. La kaŭzoj de la malsukceso de ĉi tiu revuo estas triflankaj: 1. Mankas niaj sovetiaj abonantoj, 2. ekonomia mizero en multaj landoj, ĉefe en Germanio, kie troviĝas la plej multaj esp-istoj, 3. al multaj sufiĉas la legaĵo de “S-ulo”.

La Lernanto. — La eldonkvanto de ĉi tiu gazeteto (donaco al niaj “S-ulo”-abonantoj) estas nun 5500 ekz. La propra abonantaro estas tute malgrandega, eble 60 abonantoj. La aliajn ni almetas al “S-ulo”. LEA-oj ne plu aĉetas ĝin por disvendo. Iam oni flustris pri aparta eldono de ĉi tiu gazeto (tiam ankoraŭ regis paco en nia movado), sed hodiaŭ la Asocio certe devas aldoni monon, do kvazaŭ donaci ĝin.

— paĝo 2 —

338 — SENNACIULO

STATISTIKO PRI LIBROFAKO DE ELDONKOOPERATIVO DE SAT 1930/31

LIBROJ Provizo 1930/31 Provizo 1929/30 Vendo 1930/31 Vendo 1929/30 Rimarkigoj
ABC de Sennaciismo 910 1117 207 296
Diablidoj 1019 1106 87 239
Dokumentoj de Komunismo 94 219 125 157
Eklumo en la Abismo 161 205 44 107
El la Mondbildo 599 624 25 87
En Katenoj de Maljusteco 666 737 71 107
Etiko 701 794 93 123 (aliro 100 ekz.)
Fabeloj de H. z. Mühlen 2061 2264 203 179 (aliro 200 ekz.)
For la Neŭtralismon! 1962 2315 353 253
*Hodinka 1347 1484 137 516
Ili 436 625 189 — (nova eldono)
Je la nomo de l’ vivo 118 266 148 236
Kandid 797 1518 721 339
Karl Marks, lia vivo — 231 231 215
Kristanismo k Patriotismo 1712 2000 288 — (nova eldono)
Kvardek Jaroj de Esperanto 283 338 55 173
Laborkajeroj 4323 4792 469 490
La Fera Kalkanumo 1521 2000 479 — (nova eldono)
La Kemio de l’ Universo 464 523 59 112
La Kom. Manifesto 666 757 91 141
La Laborista Esperantismo 930 1549 619 190
La Morto de Blanjo 629 688 59 125
La Vojo al Scienco 911 1026 115 701
*La vojoj de formiĝo 1522 1551 29 449
Malgranda Terbiblio 340 375 35 47
Naciismo 1365 1600 235 400
Nia Teatro 1582 2000 418 — (nova eldono)
Ni legu! 72 650 578 461
Nur volu! 197 368 171 225
Orienta Blovo 624 678 54 102
Petro 730 5685 4955 3931 (nova eld. 4000)
Petro ruslingva 223 231 8 262
Poemo de l’ Plugisto 1643 2000 357 — (nova eldono)
Proletaria Kantaro 657 966 309 328
Prologo 1088 1144 56 542
Protokolaro X 752 2000 1248 — (nova eldono)
*Revolucio en Lingvosc. 1250 1338 88 662
Ruĝo k Blanko 674 737 63 182
*Ruĝa Stelo 1270 1467 197 533
Sekspsikologio 585 711 126 162
Soveta Pedagogio 822 877 55 123
Ŝtato k Revolucio 276 374 98 156
Vortoj de K-do Lanti 1535 2000 465 — (nova eldono)
*Zamenhof 183 520 337 500 (aliro 320)
sume 39700 54450 14750 13678
Insignoj
grandaj 1523 2447 924 1955 (noveld. 1045)
malgrandaj 708 1021 313 133
sume 2231 3468 1237 2088
Poŝtkartoj il. 151625 152909 1284 4391

Eldona fako de SAT. — Pri ĉi tiu fako same donas al vi klarigon detala statistiko de nia libro-vendo. En Lajpcig ni nur reeldonis “Petro”-n dum la kuranta agad-jaro, ĉiuj aliaj libroj estas eldonitaj en Parizo k lastatempe ni eĉ aŭdis pri eldono de “Eŭgeno Onegin” en Moskvo. Ni mem en Lajpcig ĝis nun ne ricevis eĉ 1 ekz-on. La 16./4./31 ni skribis al CK SEU k petis, ke ĝi donu al ni precizan kasraporton k raporton pri la stato de la SAT-libroj; hodiaŭ estas la 16. 7., k ni ne ricevis tiujn raportojn, same ankaŭ ne la menditajn SAT-librojn¹. Sekve pri tiuj libroj, signitaj per steleto, ni ne povas doni ĝustan ciferon, ĉar ili estas eldonitaj en Moskvo. Pri tiu farmaniero de la CK de SEU juĝu mem la K-doj.

Insignoj. — Pri la debito same donas al vi informon la librostatistiko. Ekzistas la malgrandaj sur ruĝa fono kun verda stelo, sen surskribo k grandaj kun blanka fono, surskribo k ruĝa rondo. Pri ĉi-lasta K-do Buna (3789) skribis en “S-ulo” (n-o 351) k komparis ĝin kun la hokokrucula insigno. Certe oni neniam povas fari tian komparon kun nia insigno, aliel la komparanto estas blinda aŭ havas malpuraĵon en la okuloj, ĉar hokokruco k stelo estas du diversaj konkretaĵoj. Ĝenerale oni tre laŭdis nian asocian insignon k — Germanio ne estas la tuta mondo. Sekve, trankvile portu vian insignon, ĉar ĝi montras la esp. stelon k neniun hokokrucon.

Akcibiletoj. — Dum la lasta administra jaro ni vendis el la serio A n-ojn 1598 ĝis 2001 = 404 ekz., el serio B n-ojn 539 ĝis 550 = 12 ekz., sume 416 ekz. — Resenditaj akcibiletoj el serio A 286 k el serio B 49 = 335 ekz. Multaj K-doj resendis ĉi-jare la akcibiletojn parte por pagi kotizon, gazeton k librojn, aliaj redeziris la monon. Certe kelkaj nepre bezonis sian monon, sed interalie ankaŭ aliaj K-doj resendis la akcibiletojn, pro iaj kaŭzoj. Estas kompreneble, ke ĉi tiu repostulo de mono en la nuna tempo, kiam pli ol 11 000 mk. g. da fluanta mono estas retenitaj de CK SEU, estas tre ŝarĝa por la Asocio. Se SAT havus ĉi lastan monon, nu, ni tute ne sentus la pezon de l’ repostulo.

Ekspeditaj poŝtaĵoj. — Dum la administra jaro ni ekspedis sume 129 330 aĵojn t. e.: leteroj 806, poŝtkartoj 879, presaĵoj 125 222, pakaĵetoj 2182, bankĝiroj 23, poŝt-ĝiroj 218. (Tiu ĉi statistiko rilatas nur al la Adm.). Ĉi tiun jaron ni sendis pli da leteroj k poŝtkartoj ol dum la pasinta, tamen la presaĵoj malpliiĝis. La vigla korespondado estis kaŭzata pro la malpaco en la Asocio.

Ricevitaj poŝtaĵoj. — 12 655 poŝtaĵojn ni ricevis dum la adm. jaro. Ili konsistis el: leteroj 3318, poŝtkartoj 3185, poŝtĉekoj 4249, poŝtmandatoj 602, presaĵoj 1058, pakaĵetoj 243.

Resumo. — Gek-doj, jaro denove pasis, monon ni ne ricevis el Moskvo. Tiu ĉi fakto multe malhelpas la agadon de nia Asocio, ĉar sen mono neniu organizo povas sukcese labori. Komence de la jaro ni ne povis multe senti la monmankon, ĉar granda parto el niaj aktivaj membroj pagis por la tuta jaro k ni devas multe danki al ĉi tiuj K-doj, kiuj por tioma tempo donis la monon al sia organizo. Sed nun la monmanko estas tre sentebla k ni tre ĝojus, se denove iu trovus sin por pruntedoni 4 ĝis 5 milojn al sia organizo. Eble la K-doj pensas, ke ni ne plu klopodis por ricevi monon nian el Moskvo, ĉar oni ne multe skribas pri tio en “S-ulo”. Ne K-doj, ni daŭre klopodis pere de nia presejo, ĉar oni ĉiam diras, ke CK SEU ne povas sendi monon. La 28. 10. 30 ni ricevis (pli ĝuste: la presejo) 1000 mk. g. Oni siatempe bombaste skribis pri tio en “Isto”, ke parto jam estas pagita (kial oni ne citis la sumon?), k pro tio niaj sovetiaj K-doj kredis, ke la afero nun finfine estas en ordo; eĉ oni jam vigle komencis denove mendi abonojn ktp. La 31. 1. 31 la adm. denove estis en la presejo k demandis pri la stato de pagoj el M. Oni promesis denove klopodi k tre verŝajne ankaŭ faris tion. La 16. 4. 31 ni mendis, t. e. petis CK SEU per let., ke ĝi sendu al ni ĉiujn ankoraŭ haveblajn SAT-librojn, kiuj kuŝas tie en Moskvo. Ĝis hodiaŭ ni ne jam ricevis ilin, kvankam ĉi tiu letero estis rekomendite sendita, do certe ne perdiĝis. La 23. 4. 31 ni subite ricevis per kuriero informon, ke ni tuj sendu kontresumon al la presejo pri nia konto ĉe CK SEU. Ni senprokraste faris tion, ĉar eblis nun ricevi la monon per iu instanco en Moskvo mem; tiel

¹ Jus, la 16./7., ni ricevis 11 ekz. de “E. Onegin” k 100 ekz. de “Revolucio en la Lingvoscienco”.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 339

CK SEU povus pagi en rubloj, do la ŝtato ne bezonus elspezi monon pro la monkurzo. Sed ankaŭ ĉi tiu ĝojo baldaŭ pasis, ĉar la koncerna K-do forlasis Moskvon. Oni nun denove, flanke de la presejo, konsolis nin, ke ĉi tiu K-do tre baldaŭ revojaĝos al Moskvo k tiam ni ricevos definitivan informon. Ni nepre ankaŭ informis CK SEU pri ĉi tiu komisio, por ke oni povu sin prepari por la montransdono. Antaŭ kelkaj tagoj ni denove parolis kun la administranto de la presejo k li sincere diris, ke la firmo certe klopodos por helpi al ni en ĉi tiu afero…

Ni ofte ricevis demandojn pri la jarlibro. K-doj, volonte ni estus eldonintaj ĝin komence de la jaro, sed kiel vi scias, por eldoni jarlibron oni bezonas monon k ĝin ni ne havis nek havas ankoraŭ nun. Ni kalkulis, ke la presejo sukcesos rilate nian monon en Moskvo; tiam ni tuj estus donintaj la komision al la presejo, sed nia espero estis ĝis nun vana. Se la preseja klopodo fine estos kronita per sukceso, tiam ni tuj transdonos la jarl. materialon al la presejo.

RAPORTO DE LA KONTROL-KOMITATO

Prezento de ĉi tiu raporto necesigas kelkajn antaŭklarigojn. La K. K., en Bruselo, ne havis ordinaran vivon, kiel vi sciiĝis per “S-ulo”. Konsekvence, K-do Berjje (Bergiers) — ĝia sekretario — kredeble ne opiniis dece, ke la raporto de la K. K. estu prezentata laŭ kutima maniero! Ĝi estu eksterordinara ankaŭ! — Tiu ĉi raporto do ne estas farita de la sekretario de K. K., pro jena kaŭzo: K-do B. preparis oklinian tekston, kiun ambaŭ ceteraj anoj de la Kom. ne povis akcepti. Ili konsideras la taskon de K. K. kiel seriozan aferon k rifuzas ridindigi organon de SAT k sian propran personon per aprobo de tia raporto, intence senenhava, seka k senkolora.

Rifuzinte aprobi la raporton de (cetere submetita perletere k ne dum kunveno, kiu permesus diskuti ĝin) mi, en plena konsento kun K-do Stalens, la 10. junio, skribe petis K-don B. prepari pli kompletan raporton k ĝin prezenti dum kunveno de 18. junio. En okazo de nekonsento, K-do B. (dum tiu kunveno) transdonu ĉiujn necesajn dokumentojn por starigi kontraŭraporton de la plimulto K. K.-a. Ĉar urĝis, mi aldonis, ke se la 15. junio mi ne ricevus kunvokilon por tia kunveno, mi rekte rilatus kun la SAT-Direkcio por ricevi ĉiujn protokolojn de K. K. k la korespondaĵojn inter B. k la Direkcio.

K-do B. silentis k diktatore konservis la dokumentojn. Tiel li malfaciligis mian taskon. Efektive, la Direkcio nur povis liveri al mi parton de la necesa dokumentaro. Mi ne povis konsulti la plendojn, la respondojn de akuzatoj, la atestilojn de demanditoj ktp., unuvorte la tutan gravan dokumentaron, kiun sole posedas B.

Mi do petas vian indulgon, K-doj, se ĉi tiu raporto, malgraŭ mia bonvolo mankojn havas. Mi petas ankaŭ, ke vi severe juĝu la konduton de B., kiu klopodis por bojkoti akuratan prezenton de raporto. Tiu ĉi konsistas el du partoj. La 1-a rilatas al periodo de aŭg. 1930 ĝis 8. jan. 1931. Mi ĝin prezentas je mia sola nomo, ĉar K-do Stalens tiutempe ne estis membro de K. K. Li nur eniris ĝin je la fino de januaro por anstataŭi K-don Janere (Jeanneret).

La dua parto temas pri la periodo de febr. 1931 ĝis junio. Mi ĝin prezentas je la nomo de K-do Stalens k mia, do nome de la plimulto de K. K.

I. parto

Laŭ deziro de la Londona Kongreso la Bruselaj membroj, en kunveno de 14. aŭg., vizitita de 28 SAT-anoj el 39, elektis jenajn K-dojn: L. Berjje, H. Ĵanere k M. Van Aelst per 24 voĉoj kontraŭ 1 k 3 sindetenoj. K-do Lerĥner ĉeestis la kunsidon. La elekto farita regule k konforme al la kondiĉoj de l’ Regularo por funkciado de K. K. estis validigita per letero de la Direkcio de 10. sept. De tiam la laboro ne mankis!

  1. Ekzameninte la voĉdon-manieron dum la Lond. Kongreso, ni konstatis, ke ĝi estis neregula. Ĉiuj SAT-anoj voĉdonis, dum nur aktivaj anoj tion rajtis. Unuanime ni decidis atentigi pri tio la Pl. K. por estontaj kongresoj k decidis prepari tiucelan praktikan voĉdon-regularon. La sorto de la Brusela K. K. ne lasis al ni okazon plenumi tiun decidon; sed mi esperas, ke de nun la kongresa voĉdonado okazos regule. Interese estas ekscii, ekzemple, ke K-do Vildebrand, opozicia gvidanto en la lasta kongreso, voĉdonis tute senrajte!

  2. Plendo de K-do Weisbach k SAT-anoj 6268, 3469, 14 849, 14 913 kontraŭ apero en “S-ulo” (305/6), jus post la kongreso, de artikolo de K-do Sproeck pri kreo de germana Soc. Esp. Asocio. Ni unuanime petis retiri la plendon, ĉar temis pri artikolo akceptita de la gvidanto de “S-ulo” antaŭ la Lond. Kongreso, dum tiu periodo, kiam div.-tendencanoj kvazaŭ trudis siajn artikolojn.

  3. Plendo de Tokiaj SAT-anoj kontraŭ SAT-ano Ishiguro Joshi, H. Kojimaĉi (2455 en lasta jarlibro). Ĉar tiu ano ne realiĝis al SAT, ni decidis blokigi lian eventualan realiĝon, ĝis la K. K. estos solvinta tiun aferon.

  4. Aŭgsburga SAT-anaro plendis kontraŭ K-do Krisa akuzante lin pri ŝtelo de por SAT kolektita mono. Ni konstatis senbazecon de tiu plendo, ĉar K-do Krisa resendis la kolektliston virga je monhelpo.

  5. La plendon de Novjorka SAT-anaro kontraŭ K-do Sayers, kiu verkis libron kontraŭ nigra raso, ni decidis solvi provizore per blokado de eventuala realiĝo de tiu ano.

  6. La 2. okt. 1930 ni konstatas, ke Vildebrand, sekretario de antaŭa K. K., ne sendas la materialon, kiun li posedas. Ni decidas ree ĝin postuli. Fine ni ricevas parton de tiu materialo, ĉar, skribas Vildebrand, la alian parton forprenis la polico dum domtraserĉo! Stranga klarigo miaopinie, ĉar nur esprimita post plurfoja postulo nia de la materialo k sen ia indiko pri dato de tiu domtraserĉo.

  7. Plendo de Drezen kontraŭ la Direkcio. Fine de sept. la sekretario de K. K. ricevis ĉi tiun plendon kontraŭ la nomita instanco. Dr. akuzas ree pri kripligo de siaj paroloj en la protokolo de l’ Lajpciga Kongreso, pri malhelpo de K-do Lanti al SAT, pri fuŝtendenca prezento en “S-ulo” n-o 310 de la protokolo de la kunveno de 7. aŭg. de CK SEU, pri atakoj de la Direkcio kontraŭ la morala persono de Drezen en “S-ulo” n-o 304. Dr., en fino de sia letero, insistis, por ke la K. K. entreprenu enketon en Sovetio pri liaj agoj, sed li petis, ke la raporto pri tiu enketo estu sendita al li! Stranga peto, kiu memorigis min pri tiuj onidiroj akuzantaj Dr. uzi preman politikon kontraŭ siaj kontraŭuloj.

Ni, unuanime, petis la Direkcion montri la bazon de siaj asertoj. La Direkcio promesis liveri sian dokumentaron, se ni triope skribe deklarus prohonore neniam konigi nomojn de ĝiaj rusaj informantoj. Ĝi tion postulis, ĉar ĝi mem deklaris al siaj informantoj, kiuj timas la fiinfluon de Drezen en Sovetio, gardi la sekreton.

La tri anoj de K. K. skribe faris tian deklaron k decidis, ke Ĵanere rilatu kun sia sampartiano Glodo (Glodeau) pri Drezen (protok. de 2. okt. 1930). La 16. okt. ni komisiis K-don Ĵanere rilati kun komfrakcianoj de Drezen pri la afero. Tiam ni ricevis el Parizo ampleksan dokumentaron, en kiu ni povis legi leterojn de K-doj el pli ol 25 urboj sovetiaj. Tiu dokumentaro estis tralegita k ekzamenita de K-doj Berjje k Ĵanere kune, en la hejmo de K-do B. Mi havis la dokumentaron 2 semajnojn je mia dispono. Mi ĝin plej atente tralegis k pristudis. Poste K-do B. ĝin rericevis. Ni legis leterojn de plej agemaj k konataj SAT-anoj el Sovetio, kiuj deklaras Drezen ambici-

ATENTIGO!

Pro manko de loko ni devis prokrasti la publikigon de pluraj manuskriptoj ricevitaj.

— paĝo 4 —

340 — SENNACIULO

ulo, senskrupula persono, karieristo plej danĝera. Iuj eĉ klarigis, ke pro opozicio al Drezen-a volo ili trafis malliberejon. Aliajn oni timigis per polica domtraserĉo. Naŭza ekzameno estis tio, sed kiom instrua! Ni akiris — Ĵanere ankaŭ tiumomente — la konvinkon, ke Dr. ne indas esti SAT-ano. Sekve, la 30. okt. 1930, ni decidis per 2 voĉoj proponi al Pl. K. de SAT la eksigon de Dr., k per 3 voĉoj (do ankaŭ tiu de Ĵanere) prezenti tiun eksigproponon antaŭ la venonta kongreso (“S-ulo” 322). Sed Drezen ne nur morale ne indas esti SAT-ano. Li apartenas al tiu stabo de l’ opozicio, kiu plej kontraŭstatute agis k kiu iniciatis plej krimajn entreprenojn kontraŭ la ekzisto de SAT.

Ekzameno de la agoj de K-doj Drezen, Demidjuk, Besler k Riĥter kontraŭ SAT

Estus tro longe citi ĉiujn leterojn de tiuj K-doj k la respondojn de la Direkcio. Por detale pritrakti tion, necesus pluraj tagoj k eble tuta n-o de “S-ulo”. Ni ekzamenu la akuzojn de l’ opozicia stabo kontraŭ la Direkcio:

  1. “S-ulo” atakis Sovetion! — Ĉiuj leteroj de opoz. entenis tion. Estas unu verso el la rekantaĵo de tiuj multaj opoziciulaj alvokoj al K. K. (subskribitaj de personoj, kiuj tre ofte ne plu apartenas al SAT de 1,2 aŭ 3 jaroj). Ni ĉiam respondis: indiku fakton, precizan artikolon el “S-ulo”! — Respondo neniam venis.

  2. “SAT forlasis la klasbatalan principon!” — Alia verso de la rekantaĵo. Same ni postulis precizigojn. Nenia respondo krom la gurditaj vortoj pri “La Laborista Esperantismo”. Sed tio ne estas fakto, tio estas atesto pri mallarĝa fanatika k partieca koncepto pri klasbatalo.

  3. “Eldono de ‘La Lab. Esp-ismo’ estas kontraŭproleta ago!” — Afero likvidita de la Lajpciga kongreso per unuanima aprobo de la kongresrezolucio.

  4. La Direkcio fuŝtendence tradukis la protokolon de la kunveno de 7. aŭg. de CK SEU. Demidjuk k Drezen, kiuj akuzis la Dir. kaŝi parton de tiu protokolo, mem silentas en siaj leteroj al K. K. pri la lasta frazo de punkto C, kiu esprimas malfidon al K. K.!

Ni legis du tradukojn faritajn de bonaj sovetiaj SAT-anoj k ni el ruslingva teksto, ricevita de Dr., tradukigis de priruslingva profesoro ĉe Berlitz-lernejo la kontestitan parton. La traduko de la profesoro konfirmis tiujn de la sovetiaj informantoj de la Direkcio.

Vere temis pri decido krei novan organizon en Moskvo, en 1931, dum iu internacia kongreso de rev. esperantistoj. Do, ne plu povas esti dubo pri tiuj skismigaj decidoj! La fuŝtendenca prezento estas la opozicia!

  1. “La Direkcio mensogis en sia 17-a cirkulero al Ĝen. Konsilantaro (2. IX. 30) dirante, ke malgraŭ siaj admonoj la administranto ne ricevis el Moskvo raporton pri la tiea librostoko de SAT.” — La opozicio rapide akuzas aliujn por kaŝi la kulpojn de siaj propraj kunkulpuloj. La Direkcio sin bazis sur la porkongresa skriba raporto de K-do Lerĥner, kiu diras, ke pri la librostoko en Moskvo li ricevis nenian raporton. Sed okazis, ke pro lastminuta alveno de tiu raporto de Demidjuk, Lerĥner ne povis korekti sian skriban raporton, k li nur buŝe aldonis la ciferojn. La protokolintoj (opoziciaj ankaŭ!) ne notis tiujn vortojn de Lerĥner, kvankam ĉi tiu asertis, ke li citis la ciferojn. La Direkcio do eraris ĉefe pro tio, ke Demidjuk nelaŭstatute sendis sian raporton. Demidjuk do kulpas, sed akuzas aliujn pri mensogo!!

  2. Opozicio kulpigas Direkcion, asertante, ke ĝi ne klopodis por eluzi la SAT-kapitalon en Moskvo per tiea eldono de SAT-libroj. Demidjuk mem konfesas en sia let. de 26. 9. 30, ke li posedas la manuskriptojn de du libroj “Kosmopolita Ideo” k “Ford aŭ Marks”, sed pretekstas, ke ili ne estas prespretaj, ke “Ford aŭ Marks” malaktualiĝis, ke “Kosmop. Ideo” ne trovos propagandan efikon en Sovetio! Malbonaj pretekstoj! Vidu: la 1-an manuskripton li posedas depost marto 1929, pri la dua ni ne povas ekzakte diri, dum kiom da tempo, sed sufiĉe longe por ke ĝi estu prespreta. Pri la malaktualiĝo li ne sola devis decidi k por decidi ne presigi li devis peti decidon de SAT-estraro. Li ne rajtis memdecidi. “Kosmop. Ideo” ne disvendiĝus bone en Sovetio! Tio estas motivo por ĝin nepre presigi, ĉar ja necesis, ke oni ĉefe eldonu en Sovetio librojn aĉetotajn de nesovetianoj, por ke la ŝuldo en Moskvo reduktiĝu. La SAT-anoj pri tiu manuskripta demando konsultu “S-ulon” n-ojn 249 (pĝ. 412), 321 (pĝ. 71). Klare estas, ke en Moskvo oni bojkotis la eldonon por kreskigi la tiean SAT-kapitalon, kiam oni konstatas, ke la opozicio tie sukcesis presigi multajn librojn dum 1930 k 1931, dum por SAT oni eĉ ne sukcesas aperigi la “Senn. Pedagogia Revuo”n.

  3. La monafero. La K-doj konsultu “S-ulo”n n-o 301 (pĝ. 467), kie per karto Drezen diras, ke li ne plu volas klopodi por SAT. Konsultu ankaŭ “Komunikoj de la Direkcio” en “S-ulo” n-oj 320 k 323. Estas klare ankaŭ, ke la opozicianoj en Moskvo ĉion faras por malhelpi pagon al SAT k kiam per alia vojo, nome la presejo Peuvag, la Direkcio sukcesas akiri iom da mono, ili organizas agadon, por ke ĉesu tiuj pagoj. Sekve de ĉio supre dirita k konstatante starigon de konkurenca gazeto “Internaciisto” k de “Ekrelo”, konstatante plie la bojkoton kontraŭ “S-ulo” k SAT, ni decidis per 2 voĉoj kontraŭ 1, proponi eksigon de Drezen-Besler-Riĥter (vd. “S-ulo”n n-o 324, pĝ. 95). Sekve de tio Ĵanere eksiĝis el la K. K. akuzante min k Berjje — tute senbaze — pri partieco k la Direkcion pri falso de la motivigo de eksigpropono pri Drezen-Besler-Riĥter. Tiun lastan akuzon li forprenis, ĉar mi pruvis al li, ke tio ne estis vera. (Vd. “S-ulo”n n-o 346, pĝ. 272).

M. Van Aelst, K. K.-ano.

II-a parto

La 22-an de jan. 1931, en Bruselo 18 aktivaj SAT-anoj el 27 ĉeestis kunvenon por anstataŭi K-don Ĵanere en la K. K. K-do Stalens estis elektata per 12 voĉoj kontraŭ 2 k 4 sindetenoj aŭ senvaloraj voĉoj. La 29. jan. la Direkcio sciigis nin pri validigo de tiu elekto. — La laboro ree alfluis.

Kunveno de 28. II.: 1. Plendo de K-do Kirjuŝin kontraŭ Lora (Laurat), kiu aperigis artikolon pri Sovetio en “Le Progrès Civique”. Petinte tiun revuon de K-do Lora k lian defendon, k ekzameninte ni, unuvoĉe decidis malakcepti la plendon ne povante fari la proceson de diversaj tendencoj lab. 2. Ni ricevis rezolucion el Smolensk kontraŭ la Direkcio kun 30 subskriboj. Ni kontroligis la matrikulojn de K-do Lerĥner k konstatis, ke pli ol la duono estis senvalida pro unu- aŭ plurjara nepago de la kotizo. 3. Ni ekzamenis proponon de K-do Trebitsch, el Bruselo, kiu intencis por reunuigi SAT, forigi K-don Lanti el la nuna Direkcio. Ni decidis respondi, ke tio estus plenumo de ĉefa opozicia postulo k ke la Statuto liveras rimedon por tion atingi. Li apliku la Statuton.

Kunveno de 12. II.: Ni decidas prokrasti decidon pri la unuaj subskribintoj de la Deklaro de Opozicio aperinta en “Isto” n-o 1, k pri Kampfrad pro gvidado de “Ekrelo”, ĝis komenco de marto, por lasi al K-do Stalens la eblon pristudi la dokumentaron.

Kunveno de 5. 3.: Ni diskutas la projekton de alvoko de l’ Plenum-

[REKLAMO p.4] Por kompreni la situacion en SAT k profite partopreni la debatojn ĉe la XI-a en Amsterdam, necesas nepre esti leginta la Protokolaro de la X-a SAT-Kongreso en Londono (aŭg. 1930). 84 dense presitaj paĝoj. Specialprezo escepte malalta: 0,50 mk. g. (sen kromrabato por membroj). Mendu tuj ĉe Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O. 27.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 341

Komitato de SAT, aperontan en “S-ulo” 337 sub titolo “Al la tuta SAT-anaro”, k decidas ĝin subskribi, ĉar tute konforma je niaj konvinkoj k intencoj.

Ankoraŭ pri la monafero en Moskvo la Direkcio sciigas al ni la 17. marto jenon: “Resendante al vi la leteron de K-do P. Krijt en Amsterdam, ni sciigas al vi, ke ni turnis nin al nia Administranto en Leipzig por ekscii de li ion pri la depono de nia mono en Moskvo. K-do Lerfiner respondis al ni, ke li neniam povis ekscii ion precizan pri tiu afero el Moskvo.” Temis scii, ĉu la mono tie troviĝas en iu banko je la nomo de SAT. Ĉiam la sama mistero!

Dum unua semajno de aprilo ni triope aprobas — sekve de la deklaro en “S-ulo” 337, la eksigojn publikigotajn en “S-ulo” 342.

Kunveno de 30. aprilo: K-do Berjje transdonas al K-do Stalens, kiu ĝin poste donos al K-do Van Aelst, la dokumentaron pri afero Soares-Adamson, por ke ni povu decidi baldaŭ pri tio. — Poste, dum sama kunveno, K-do B. esprimas sian malkontenton pri la formo de la lasta “referendumo” en SAT. Malgraŭ ke ĝi estas plenumata tute laŭstatute, li opinias, ke ĝi ne estis klara. Grava opozicio ekzistas en SAT. Rimarkinde estas, ke la persono de K-do Lanti estas tute speciale atakata. Li ne diras ĉu prave aŭ ne, sed opinias, ke la gvidanto je konstato de tiom grava opozicio kontraŭ li, k por savi la asocion, devus organizi la referendumon jene: ĉu vi aprobas la Direkcion k la gvidadon de K-do Lanti? La rezulto estus la verdikto de la anaro. Kaj se K-do Lanti konstatas grandan opozicion, li nepre eksiĝu el la gvida posteno, tiel li plifaciligus la reunuigon de la SAT-anaro. Poste B. proponas al K. K. komenci oficiale aŭ ne interkorespondadon kun anoj de l’ opozicio. — Tiaj estis la vortoj de B. protokolitaj de li mem. Al tio respondis mi, ke mi ne aprobas tiun strangan proponon:

  1. ĉar forigo de Lanti estus plenumo de opozicia postulo; 2. ĉar — kiel konfesas Berjje, la “referendumo” okazis laŭstatute k pri la referendumotaj punktoj fiksitaj de la Londona Kongreso; 3. ĉar opoziciularo ne uzis la statutan rimedon por postuli “referendumon” pri aliaj proponoj ol tiuj de la Lond. kongreso; 4. ĉar la Pl.K. de SAT k la K. K. fiksis limdaton por ebligi al ĉiu ekskiŝmiginto rezigni je sia kontraŭstatuta agado k refariĝi lojala SAT-ano aganta en la kadro de SAT.

K-do Stalens aprobis miajn vortojn. Sekve de tio B. eksiĝis el la K. K. Tio estas lia maniero. Kiel infano diras al amikoj, kiuj ne volas submetiĝi al liaj ideoj: Nu, mi ne plu ludas kun vi! — Pri tiu fino de K. K. legu en “S-ulo” n-o 348 (pĝ. 286).

Almenaŭ estu certaj, K-doj, ke ni ĉiam konscience pristudis ĉiujn aferojn. Ni fordonis multajn horojn por funde esplori ĉion k akiri firman konvinkon. Niajn decidojn ni estas pretaj prirespondi. Ni ne timas, kiel B., ĉe eksono de la kongresa horo, ĉar ni havas kvietan konsciencon. Ni ne flirtis kiel B. kun iu flanko, dum ni kondamnis ĝin en alia loko. Ni agis honeste, lojale, por SAT tia, kia ĝin difinas la nuna Statuto, kiu estas aprobita de tiuj, kiuj ĝin nun plej krime kontraŭas! Vivu SAT! Vivu la respekto al la demokrata Statuto, garantio de regula vivo de l’ asocio!

Bruselo, 2. julio 1931.

M. Van Aelst, G. Stalens.

Dum INTERNACIISTO povas libere eniri kapitalistajn landojn, SENNACIULO estas malpermesita en Sovetio!! . . Kiu(j) kaŭzis tian monstran situacion, tiu(j) estas plej danĝeraj malamikoj de Sovetio

PROPONOJ AL LA XI-a KONGRESO

9

Mi proponas sekvantajn ŝanĝojn en la Statuto:

Art. 3 (nova teksto): Ekzistas tri kategorioj da membroj: aktiva, aspiranta, pasiva.

Art. 4 (pri aktivaj membroj): neŝanĝata.

Art. 5. Povas esti aspiranta membro de SAT ĉiu persono (sendiference pri sekso, raso, nacieco aŭ deveno) scipovanta esperanton, kiu, akceptinte tiun ĉi Statuton, pro iaj kaŭzoj ne povas ricevi la oficialan organon de la Asocio. La aspiranta membro rajtas uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio, ricevante ties Jarlibron, k havas ĉiujn ceterajn rajtojn k devojn de aktiva membro, escepte la voĉdon-rajton.

Art. 6 (kiel nunaj art. 5 k 6). Legi la duan frazon tiel: “Kiam tiu lernanto havas sufiĉan lingvoscion, li rajtas fariĝi ĉu aktiva, ĉu aspiranta membro . . .”

Art. 8. Anstataŭ Kontrol-Komitato meti “Konflikt-Komitato” (same pri tiu vorto en aliaj artikoloj). Aldoni: La K. K. proponas la eksigojn al P. K., kiu decidas laŭ la dokumentoj samtempe senditaj de K. K.

Art. 9. Ŝanĝi la ordon de la organoj jene: a) ĝenerala voĉdonado, b) P. K., c) G. K. d) Kongreso, e) K. K., f) presorganoj.

Art. 11. Anstataŭ la lastaj vortoj “de la tuta anaro” meti “de P. K.”.

Art. 17. Nova teksto: Ĉiu membro de G. K. estas demandata de P. K. pri gravaj aferoj k konsilas ĝin, transdonas informojn pri sia horzono k tiel helpas al P. K., por ke ĝi decidu en plej bonaj kondiĉoj.

Art. 18. Nuligata.

Art. 19. P. K. konsistas el 1 ĝen. sekretario, 1 helpanto, po 1 respondeca ano de ĉiu fako (red., adm., eld. koop., esp. servo k. a.) k 4 aliaj membroj elektotaj en la sideja urbo de la asocio. La pagataj oficistoj rajtas esti P. K.-anoj, sed ili ne rajtas voĉdoni pri demandoj koncernantaj sian propran situacion; plie ilia nombro ne povas superi la proporcion 1—3.

Art. 20 (ŝanĝata jene): P. K. estas elektita per referendumo de la aktiva membraro. Ĝia mandato valoras du jarojn. La baloto okazas laŭ jena procedo: 1. 5 monatojn antaŭ la koncerna kongreso P. K. sciigas en la gazeto, ke ĝia mandato finiĝas. 2. La SAT-anaro de iu ajn urbo en la mondo kunveninte regule k decidinte pri tio rajtas proponi sian urbon kiel sidejon de SAT. Ĝi sciigas tion al la funkcianta P. K. k samtempe sendas la nomojn de la K-doj proponataj. 3. Tiuj K-doj estas elektataj de la loka SAT-anaro per plimulto de la voĉoj. 4. Tiu voĉdono okazu per balotiloj sendataj al ĉiuj SAT-anoj el la koncerna urbo k tiuj balotiloj estas konservataj por eventuala kontrolo. 5. La raporto de tiuj K-doj estas presata en la gazeto almenaŭ 2 monatojn antaŭ la kongreso. 6. La kandidataj urboj estas pridiskutataj ĉe la kongreso k referendumo decidas (urbo k nomoj nedisigeblaj). 7. La nova P. K. devas ekfunkcii en januaro post la kongreso.

Art. 21 (nova teksto). En okazo de eksigo de PK-ano(j) la urba SAT-anaro elektas inter si anstataŭanto(j)n.

Art. 22. Nuligata.

Art. 23. Sama teksto, sed n-o 22.

Konfliktkomitato

Art. 24 (nova teksto), sed n-o 23: La kongreso elektas K. K. konsistantan el 3 membroj (loĝantaj en la sama loko), kies tasko estas solvi la konfliktojn inter la membroj k se necese proponi eksigojn (vidu art. 8).

Art. 25, senŝanĝe, sed n-o 24.

Art. 26 (nun 25): forstreki: “je la nomo de la Konsilantaro”.

Art. 27, senŝanĝe, nun n-o 26; art. 28 (same), nun n-o 27.

La cetero restas neŝanĝata.

Motivigo: Pro la nuna krizo en SAT, la situacio estas tia, ke la Direkcio decidis submetiĝi al verdikto per referendumo. La opozicio tion postulis k, por netigi la situacion, por ke finfine estu pruvate sen ia dubo, ĉu jes aŭ ne la plimulto el la membraro postsekvas la opozicion en la batalo kontraŭ K-don Lanti k liajn helpantojn, tiu referendumo okazos. Sed tia faro estas kontraŭstatuta. En art. 19 estas dirite: “G. K. elektas ekster si P. K.-on . . .” k nenie estas menciate, ke tiu decido devas esti konfirmata per referendumo. Laŭ la Statuto G. K. estas suverena, ĝi estas la plej alta instanco de SAT. — Efektive en art. 17 ni legas: “G. K. kontrolas la funkciadon de P. K., al kiu ĝi transdonas siajn instrukciojn . . .” Do, ne povas esti dubo, P. K. estas nur plenuma organo de SAT. Eĉ la K. K. ne havas ian rajton super G. K. Tiu K. K., lasta kreitaĵo de la kongresoj, estas pro tio, laŭ la unua parto de la Statuto, organo, kiu ne havas vivrajton, almenaŭ kiel kontrolulo de P. K. Tiu ĉi povas nur dependi de G. K., kiu mem dependas nur de la referendumo.

Konklude la funkciado de SAT estas nun statute ĥaosa. La Statuto diras, ke kongreso estas decidpova nur pri propono konforma al la celo de la asocio esprimita en art. 1. Tamen la kongresoj elektas K. K.-on, k tiu ĉi kontrolas P. K.-on, kiu jam estas kontrolata de G. K. Sed tiu lasta estas elektata per referendumo k K. K. de kongreso. Estas iu grava diferenco! En kongreso la plimulto de la ĉeestantoj estas ĉu el la kongreslando, ĉu el landoj najbaraj: kongresdecido ne spegulas la opinion de la membraro. Laŭ la spirito de la Statuto la plej alta instanco estas tiu, kiu ricevas sian mandaton per referendumo, t. e. de la tuta membraro. Teorie tio estas la okazo por G. K., sed praktike? Kiu aŭdis pri G. K. en la gravaj aktualaj debatoj? Plie, baldaŭ P. K. ricevos per referendumo sian mandaton. Ĝi teorie egalvaloros je G. K. k praktike ĝi havas pli grandan moralan

— paĝo 6 —

342 SENNACIULO

potencon, ĉar fakte ĝi gvidas mem la asocion. Laŭ tio evidentiĝas, ke la roloj devas interŝanĝiĝi: P. K. estu la plej alta instanco de SAT; G. K. estu en la preciza signifo de la vorto konsilantaro, kiu nur donos konsilojn al P. K.

La K. K., kiu ricevis sian mandaton nur de la kongreso, ne konfirmite per referendumo, ne povas esti grava organo superanta al P. K.; ĝi ne povas kontroli tiun lastan: ĝi nur esploru la konfliktojn inter la membroj, ĝia nomo estu “konfliktkomitato”.

Finfine, por ke la P. K. ne estu daŭre okupata pri tendenca batalo anstataŭ pozitiva laboro, ĝia elekto valoru por du jaroj. Tiel la kongreso, kiu ĉiam okazos ĉiujare, havos pli da tempo por diskuti praktikajn fruktodonajn proponojn, por la bono de la asocio.

C. Roux (835).

10

Ĉiuj membroj pasivaj de SAT ricevu laŭ kvanto, po grupo, senpage “La Lernanto”n, pere de la SAT-peranto de ĉiu urbo, por ke ili havu ian kontakton kun esperanto, k tiel konservu sian esperantemon k SAT-emon.

La SAT-anoj el Sabadell, Rubi, Tarrasa k San Cugat.

11

Sur la paĝoj de “S-ulo” aperu ĉiuj ricevitaj monsumoj de la Administracio, por ke la sendintoj de la mono sciiĝu oportune pri ricevo aŭ nericevo de la mono k tiel povu fari la necesajn zorgojn.

Samaj kiel sub prop. 10.

12

Ĉiu por SAT agema K-do estu konsiderata kiel membro aktiva, malgraŭ ke li ne ricevas “S-ulo”n, ĉar estas multaj fidindaj k agemaj K-doj, kiuj ne povas ĝin ricevi, ĉar ili ne povas ĝin pagi. Samaj kiel sub prop. 10.

13

Ni proponas sekvantan Statut-ŝanĝon: a) En ĉiu urbo, kie troviĝas 5 aŭ pli da aktivaj SAT-anoj, oni organizu oficialan SAT-grupon. b) Ĉiu SAT-ano devas esti membro de la loka Grupo aŭ de la plej proksima Grupo, se ne troviĝas sufiĉaj SAT-anoj en lia propra urbo aŭ vilaĝo por fondi propran Grupon. c) SAT akceptas kiel membrojn nur tiujn, kiujn proponas oficiala Grupo. d) Ĉiu grupo faru subleĝojn, kiuj konformu al la specialaj cirkonstancoj aŭ kondiĉoj lokaj; tamen, neniu el tiuj reguloj iel kontraŭstaru la SAT-Statuton.

A. Pichler (1801), komisiita de Nov-Jorka SAT-ronda kunveno.

14

Mi proponas aperigi “La Novan Epokon” en ĉiu lasta semajno de ĉiu monato anstataŭe por unu n-o de “S-ulo”. Nomi ĉi tiun eldonaĵon “Sennaciulo Monata” k fari aktivan membrecon dependa de abono al tiu ĉi monata organo. Duono el la revuo estu ekskluzive dediĉata al okazaĵoj en SAT k ĉiuj LEA-oj. Kvaronjara kotizo k kvaronjara membreco. Abono al ceteraj “S-ulo”j laŭpove.

Th. Veder (1307).

15

“S-ulo” enhavu pli da raportoj pri esp. movado el ĉiuj medioj. — Motivigo: Multaj lab. esp. rondoj servas al lokaj ĵurnaloj per esp. informoj k uzas raportojn pri sukcesoj de la esp. movado por propagandi la lingvon. Ĉar “S-ulo” ne enhavas multon el tiaj informoj, oni devas aboni burĝajn gazetojn.

E. Norman (13 132), Malmö.

Finance tre malfortaj SAT-anoj certigas al si la aktivan membrecon, pagante la kotizon per ¼-jaraj partopagoj. Neniu aktiva membro estas devigata pagi sian kotizon per unu fojo!

16

La Kongreso nepre decidu eldoni novan SAT-insignon. Ĝi similu aspekte la germanan LEA-insignon: Verda stelo sur terglobo, blanka fono, kun enskribo: SAT k Esperanto. Ĝia diametro estu nur 14 mm. La restanta stoko da nunaj insignoj facile vendiĝos en landoj negermanaj, kie la hokokrucula pogrommedalo ne estas portata. (Motivigo en n-o 351, pĝ. 311). Buna (3789).

17

SAT eldonu k vendu respondkuponojn je du valoroj: 1. egalvaloraj al eksterlanda afranko por poŝtkarto; 2. por ordinara letero. — Motivigo: Tiuj respondkuponoj, jam uzataj en neŭtrala UEA, ne nur servus kiel oportunaj pagiloj por etaj sumoj, sed plie ili kostus pli malkare ol la internaciaj resp.-kuponoj, kiujn la poŝto vendas pli kare, ol ĝi repagas ilin. Avid (5479).

18

Mi proponas forigon de la horzona sistemo el la organiza plano. — Motivigo: La sistemo pri horzonoj ne estas praktika. Ĝi ne havas radikojn en la reala vivo k pro tio ĉiam restos morta naskito. Krome ĉiuj limoj konfuzas la sennaciecan ideon.

E. Norman (13 132), Malmö.

ĈE LA NEŬTRALULOJ EL CK DE SEU

Ili volas fariĝi malneŭtralaj . . .

Kiel konate, en la nuna CK de SEU estas 5 personoj, membroj de la Lingva Komitato, k eĉ dufoje, sed sensukcese, Drezen estis kandidato por eniri la neŭtralan Akademion. Kredeble li ne povas rezigni je la dezirego esti akademiano, tial li nun klopodas

Tiuj, kiuj vizitos la XI-an SAT-kongreson en Amsterdamo, nepre ne forgesu vian SAT-membrokarton! Voĉdonrajtaj estas nur tiuj, kiuj havas ordan membrokarton k pagis almenaŭ ⅘ de la kompleta, aktiva kotizo.

por starigi apartan Akademion, en kiu li havos pli da ŝanco esti akceptata k eĉ fariĝi ties prezidanto. Ne ekzistas ja alia klarigo akceptebla pri jeno, kion oni povas legi en la n-o 101-a de la “Bulteno” de SEU:

“Estis farita propono organizi memstarajn internaciajn laboristajn lingvajn organojn, tute sendependajn de neŭtralaj Lingva Komitato k Esperanta Akademio. La fakto, ke aranĝita, verkita k redaktita de “neŭtralaj” lingvokomitatanoj SAT-vortaro estas ideologie burĝa k Lanti-a kontrolado de ĉi vortaro tute ne proletarigis ĝin, kio faras danĝeron, ke per tia vortaro estos edukataj multaj proletoj en burĝa ideologio, SEU devas iniciati organizon de lingvaj organoj pure proletaj.”

Tiel estas pure meminteresa celo vualita per “eduka” motivo. Nun ni atendu, kiel la estontaj malneŭtralaj L. K.-anoj difinos la sencon de la vortoj honesto k lojalo.

*

. . . Sume ilia organiza laboro fiaskas.

“Kun kio Moskva organizo venos al la V-a kongreso? Kun plena disfalo de organiza laboro. Sed ĉu Moskva organizo ne havas sukcesojn, ne havas eblojn, ne havas favoran medion por laboro, ne havas entuziasmajn laborantojn? Ĉio estas. Tamen falas membronombro, falas nombro da abonantoj al “Isto”, nombro de ĉeloj k rondetoj. PEK-filio komence sukcese disvolvis laboron por plenumi la revolucian kontrakton kun Berlin, laŭ kiu ni devas kunligi 50 Moskvajn fabrikojn kun eksterlando. Nun ĉi laboro estas bremsata pro foresto de apogpunktoj en fabrikoj — SEU-ĉeloj.”

Tiuj faktoj, konfesitaj de la skismigantoj mem, plej klare pruvas, ke la laborista esperanta movado estas ĉie ankoraŭ tre malforta k sekve, ke la kuniĝo de ĉiuj tendencoj estas unu nepra kondiĉo de sukceso en nia laboro.

Kaj tiu kuniĝo estas ebla, nur se oni ne trudas politikan ortodokson, sed zorgas, ke regu toleremo, ke forestu insultado de unu tendenco kontraŭ alian.

VOĈOJ EL SOVETIO

Kiam ni asertas, ke la nuna ĝen. sekretario de SEU estas kvazaŭ la bacilo, kiu kaŭzis la malsanon, nun ekzistantan en la lab. esp. movado, estas K-doj, kiuj ne volas kredi tion. La fakto, ke li loĝas en Moskvo, igas lin tabuo en la spirito de multaj ekstersovetianoj. Kaj kiam ni denuncas liajn friponaĝojn, tio aspektas por ili kiel atako al Sovetio. Ni opinias male, ke per tio ni defendas Sovetion, k ni ne dubas, ke en pli malpli proksima tempo multaj okuloj malfermiĝos k vidos klare kiel ni. Por helpi al tio, ni publikigas leteron, kiun komunikis K-do el Germanio; li ĉeestos la Kongreson k tie povos atesti pri la aŭtentiko de la dokumento. Ni komprenebIe forstrekis ĉion, kio povus malkovrigi la identon de la skribinto. Ni posedas ankaŭ aliajn similajn leterojn, kiujn ni ne publikigos por ne misuzi la lokon en la gazeto.

“La 2-an de majo 1931.

“Kara Kamarado!

“Pardonu min pro mia longdaŭra silento. Vian ŝatatan leteron datumitan de marto mi ricevis antaŭ kelkaj semajnoj, sed pli frue mi ne povis respondi al vi, ĉar mi . . . Nun mi denove revenis . . . Plene konsentante kun la enhavo de via letero, mi miavice volas eldiri al vi miajn konsiderojn pri la SAT-aferoj. Kiam pasintjare mi ankaŭ estis en . . . tie mi ĉe SAT-ano konatiĝis kun ricevitaj el Berlino

— paĝo 7 —

SENNACIULO 343

materialoj de gvidantoj de SAT-opozicio; babilante pri ĉi afero kun K-do . . ., ni ankoraŭ tiam venis al konkludo, ke skismantoj de SAT-movado estas nur opoziciuloj k unuavice Drezen . . . Laŭ mia persona opinio K-do Lanti gvidas SAT-anaron laŭ tute deca, lojala vojo . . .

“Mi estas profunde konvinkita, ke la ĉefan kulpon de skismo en SAT ni devas meti sur Drezen, ĉar li certe pro celoj p e r s o n a j volis fari “novan epokon”, en kiu li estus pioniro mondkonata k per tio montri sian ‘grandan personecon’ al soveta komunista partio. Aliaj K-doj el Sovetio k komunistoj el Germanio simple sekvas laŭ liaj postsignoj. Drezen estas simple karieristo k nenio pli; saman opinion konfirmas mia K-do . . . komunisto loka. Pri “pravo” de SAT-opozicio certe oni diskutos aŭ pli ĝuste, a g i t o s dum la SEU-kongreso . . .

“Vi demandas min, ĉu ekzistos multe da kuraĝuloj, kiuj riskos diri sian sinceran opinion pri ĉi aferoj. Mi estas certa, ke multaj sovetiaj SAT-anoj estas kontraŭ SAT-opozicio, sed kuraĝuloj ne troviĝos por esprimi siajn opiniojn. Diri ion kontraŭ Drezen, tio signifas diri kontraŭ komunisto — tio estas diri kontraŭ soveta regado k sekve kuraĝulo estos konsiderata kiel kontraŭrevoluciulo k el tio estos ĉiuj sekvoj.

“En nia lando ne ekzistas aliaj partioj, krom komunista, k parollibero garantiata per la konstitucio ekzistas nur sur papero.

“Estas ridinde rememorigi al vi, ke ‘Sennaciulo’ k ‘La Nova Epoko’ estas malpermesitaj por nia lando. Verŝajne ‘dece’ reklamis ilin Drezen al soveta registaro k tiu lasta sendube konsideras ilin kiel kontraŭrevoluciajn organojn. Aliel ja ne povas esti, se ili ne estas enlasataj nian landon . . .

SAT opoziciulo certe volas komunistigi SAT-movadon, ĉar laŭ konceptoj de komunistaro, kunlaborado kun alitendenca laboristaro neniel devas esti ebla . . .

“Mi tre ŝatus ricevi . . .

Sennaciece mi salutas . . .”

[REKLAMO p.7] Proletaria Kantaro — La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo. Prezo: 2,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

AL MIGRANTAJ ESPERANTISTOJ!

Linz kuŝas ĉe la vojo de Vieno al Salzburg k de Vieno al Passau. Pro tio ĉiuj migrantoj tra Aŭstrio, ĉu orienten, ĉu okcidenten pasas nian urbon. Ĝis nun ĉiu estis kore akceptata ĉe ni. Tamen, bedaŭrinde ni ofte devas sperti kolerigan konduton de migrantoj. Ni citu kelkajn ekzemplojn: Iu K-do gastigas migranton dum tago k nokto. Li donas al ĉi tiu manĝaĵon, kian li mem kutime manĝas, disponigas al li puran liton k servas lin ĉiurilate laŭ povo. Ĉar la migranto ne ankaŭ ricevis monsubtenon de la gastiganto, li estas malkontenta pri ĉio k indignite matene foriras sen danko. Alia migranto tute ne volis konsenti lavi la piedojn antaŭ la enlitiĝo, kvankam ili estis nigraj pro malpuro. Alia alvenas je la 23-a horo, petas iun K-don ellitiĝi k tiel kvazaŭ devigas lin dum pluva aŭtuna nokto konduki lin al tranoktejo, malproksima preskaŭ tutan horon de lia loĝejo. La K-do estas militinvalido kun malsanaj piedoj. Iuj dum labortempo venas en la laborejon de ĉi tiea SAT-ano. Ĉi tiu poste havas malagrablaĵon kun sia ĉefo. Ankoraŭ alia volas traveturi Aŭstrion per motorboato sur Danubo; ĉe la limo li estas haltigata de la doganistoj, kiuj sciigas lin, ke li kiel garantion, ke li ankaŭ forlasos la landon kune kun la boato, devos deponi en la doganejo 150 ŝilingojn. Nun la migranto simple marŝas al Linz k — ne petas, sed postulas, ke la loka grupo pruntu al li tiun monon. Kiam li estas informita, ke la grupa kaso enhavas 8 ŝilingojn, li insultis nin pri malsincero, malafablo ktp. En la SAT-jarlibro estas signita la peranto, kies devo interalia ankoraŭ estas zorgi pri la migrantoj. Sed strange, la plejmultaj el tiuj preferas viziti ne lin, sed iun ajn, kies nomo aŭ matrikulo pli plaĉas al li k tiel kaŭzas nur embarason al iu, kiu tute ne havas la eblon, servi al ili. Modeston kaj ĝentilon kontraŭ la gastigantoj multaj opinias tute ne necesaj.

Tiuj k similaj spertoj kaŭzas, ke iuj plej fervoraj K-doj jam timas la alvenon de migrantoj k ne plu deziras presigi siajn nomojn k adresojn en la jarlibron. Tamen ĉiu modesta migranto ankaŭ estonte estos kore akceptata ĉe ni, ĉiu povas ricevi senpagan liton por unu aŭ du noktoj. Sed ni nepre devas postuli la plenumon de jenaj kondiĉoj.

  1. Anoncu vian alvenon kelkajn tagojn antaŭe al la SAT-peranto n-o 6571. 2. Vizitu unue tiun. 3. Nepre montru kvitancon pri membreco ĉe iu lab. esp-ista organizo en la kuranta jaro (kotizmarkon). 4. Ĉiam memoru, ke dum nuna ekonomia krizo, kiu precipe furiozas en Aŭstrio, ankaŭ la K-doj kiuj havas laboron, ne havas ion abundan k pro eventuala donaco al vi devas ŝpari tiom pli dum postaj semajnoj k ke vi ne estas la sola, kiun ni devas gastigi. 5. Krome sin trovas senlabora K-do, kiu volonte kondukos k konsilos ilin dum la restado en nia urbo. 6. Ni atentigas, ke ni preferas renkonti migrantojn en nia grupvespero, kiu okazas ĉiun mardon je la 20-a h. en gastejo “Gold. Rössl” (Pfarrgasse 7).

Por ALLE-grupo (6075). SAT-peranto (6571).

NATURAMIKA RENKONTIĜO EN GRENOBLO (AŬG. 1931)

La “S-ulo”-legantoj memoros la fakton, ke la 2-a Naturamika grupeto en franclingva teritorio estis starigata lastjare el Esp. Lab. Rondeto. Ĝi bonege prosperas kun 28 membroj regulaj k 15—20 simpatiantoj, kiuj laŭstatute estos membroj nur, kiam iliaj kvalitoj estos sufiĉe konataj. Ĉefe ni estas gejunuloj proletaj k partoprenas entuziasme la movadon. Nia Statuto sur klasbatala bazo, el kiu estas forigita ĉio, kio ŝajnas de burĝa deveno, estas akceptita de la Asociestraro (Vieno). Ĉiudimanĉe ni ekskursas al famekonata montaro (Alpoj), kiu ĉirkaŭas la urbon. Ankaŭ okazas vesperkunveno ĉiusemajne, ĉar unu el la plej gravaj celoj estas klerigo.

Naturamika k Esp-a grupoj estas gvidataj de l’ samaj Gek-doj. Ni espistoj celas esp-igi la tutan naturamikaron. Por praktike konvinki pri bezono de esp-o k kontentigi kelkiujn, kiuj volonte venus al renkontiĝo ĉiloka, ni decidis organizi de 14-a ĝis 17-a de aŭgusto grandan tramontaran ekskurson. Ĉefcelo: Montpinto Bojal (Boyale) ĉe montaro Grandrus (Grandes Rousses). Foriro el Grenoblo: la 14-an je 17 h. 30 per aŭtobuso al Burgduazan (Bourg-d-Oisans), tranoktado en Huez (vilaĝeto). La 15-an, eniro al platajo de Bruder k Blanka lago (2548 m), lago de la Fare, montpasejo de l’ Piramido k Pinto Bojal — 3648 m.; malsupreniro, tranoktado en montrifuĝejo. La 16-an, daŭrigo de l’ malsupreniro al Roŝtaje (Rochetaillée), reveno al Grenoblo je la 19-a h. Necesa materialo: najlitaj ŝuoj, manĝaĵo por 2 tagoj, montbastono. Por pliaj informoj skribu al K-do P. Ragault (7965), 86, cours Berriat, Grenoble (Isère), Francio. Gek-doj el Svisio, Elzaso-Lotaringio, Germanio k. a., kiuj havas eblon, partoprenu por propagandi k ĝui la belan naturon de l’ Alpoj. Amsterd. kongrespartoprenontoj, organizu poste komunan ekskurson al ni! Ni faros nian eblon por vin kontentigi. Venu multnombre!

Coll (7998).

— paĝo 8 —

344 SENNACIULO

AL PILORIO

La Administranto peris al ni longan skribaĵon de K-do Stadler, Plzen, per kiu li plendas kontraŭ samlokaj K-doj Pešek k Pech; li konfirmas al ni la ĝuston pri la entenitaj asertoj rilate la monaferon. Ni ĉiloke (pro spacomanko) resumas nur la esencon. — Red.

Pešek estis SAT-peranto depost vintro 1926; li transprenis la funkcion de mi. Baldaŭ okazis neregulaĵoj en la liverado de l’ gazetoj (“S-ulo”). Demandite de ni pro tio K-do Lerfiner klarigis al ni, ke Pešek ŝuldas sumon de 112 mk. germ. En kunveno li provis elturniĝi, dirante, ke li senscie faris grandan ŝuldon, ne konante la kolport-kondiĉojn (kvankam mi antaŭe ĉion klarigis al li). Ankaŭ li sukcesis trompi kelkan tempon la Admin. k nin “eksigi” el la grupo (15. 2. 28). Sed la monafero estas nur parto de la konflikto kun li, en kiu lian situacion parte savis K-do Pech (konata per lumbildparolado, kiun li faris dum la 9. SAT-Kongreso k kiun la Kongreso kondamnis pro ĝia neŭtrala karaktero). Ĉar ni insistis, Pešek sub premo estis devigata al poparta pagado de l’ ŝuldo. Lastatempe iu K-dino spiononta por li venis al mi k provis atingi, ke mi ankaŭ pagu iom por likvidi la ŝuldon, ĉar mi estas fraŭla (li estas bone salajrata, seninfana)! Mi ne koleras kontraŭ nememstaraj iloj (ŝi ne estas la unua nek la lasta); nur mi estos iom pli singardema. Ĉiuokaze mi devis konigi tion: ĉar SAT ne povas perdi sian monon, Pešek pagu la ŝuldon! Stadler (5194).

Ĉe la instruistoj

La internacia Profesia Sekretariejo por Instruistoj (IPSI), libera instruista sindikato, kiu organizas pli ol 100 mil instruistojn el diversaj landoj, decidis antaŭ kelka tempo propagandi esp-on en siaj vicoj. La estraro okazigos 10-an de aŭg. je 20-a horo en Gewerkschaftshaus, Besenbinderhof, Hamburg en kadro de Internacia Somera Altlernejo (temo: Laboristaro k Lernejo) oficialan esp.-vesperon, kiun partoprenos la sekretario de TAGE. Oni esperas, ke multaj esp-istoj partoprenos en tiu vespero.

*

La Federacio Internacia de Asocioj Instruistaj (FIAI) okazigos sian 4-an kongreson de 13.—17. aŭg. en Stokholmo (regna parlamentejo) kun tagordo: 1. Deviga postlerneja instruo (por 14—17-jaruloj); 2. Deviga militpreparo en la lernejo. La esp. instruista asocio TAGE estas invitita sendi reprezentantojn.

*

La Hamburga Instruista Gazeto aperigis en sia n-o 21/22 sur 9 paĝoj artikolojn pri esp-o.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Bolŝeva Komuno de OGPU. El rusa lingvo trad. V. Polakov. Eld. Ekrelo, Leipzig 1931. Prezo 0,15 mk. g. 16 pĝ. Form. 12×16 cm.

Priskribo de l’ vivo en komuno fondita de l’ GPU kun tasko edukaliigi junajn krimulojn prenitajn el malliberejo.

B. Galin, Kiel firmiĝis kolĥozo “La Vojo de Lenin”. El rusa lingvo trad. P. Gavrilov. Eld. EKRELO, Leipzig 1931. Prezo: 0,15 mk. g. 14 pĝ. Form. 12×16 cm.

Agitbroŝuro por stimuli al kreado de kolektivmastrumoj (kolĥozoj) sur la kamparo sovetia.

Antaŭen al la batalo k venko! (Manifesto de la IV. IPF-kongreso.) El germ. trad. N. Incertov. Eld. EKRELO, Leipzig 1931. Prezo: 0,10 mk. g. 15 pĝ. Form. 12×16 cm.

Malĝojiga dokumento atestanta pri malunueco en la proleta liberpensula movado.

La lingvoj de la bestoj. Prelego farita de Florence Barker dum kunsido de “Amikoj al la Bestoj” en Oksfordo ĉe la 22-a Esp. Kongreso Universala. Kun portreto de hundino Chum. 24 pĝ. Form. 10×15 cm. Prezo: 0,25 mk. g. Havebla ĉe “Heroldo de Esperanto”, Köln.

La aŭtoro parolas pri la komprenkapablo de iuj bestoj k iliaj rajtoj je justa k humana traktado.

Internacia Libertempejo en Lazne Belohrad (Ĉeĥoslovakio). Provo de nova servo de UEA, kun celo doni al esp-istoj eblon pasigi sian libertempon en bela k malkara banloko. Informa broŝureto havebla ĉe UEA, Husovo namesti 628-a, Hradec Kralove, Ĉeĥosl.

Radce Českého Esperantisty. Ĉeĥlingva propaganda broŝuro kun informoj pri la esp. movado. Verkis Julie Šupichova. Praha 1929. 37 pĝ. Form. 10×16 cm. Prezo: 5 kr. ĉ. Eld.: Nakladem “Sdruzeni pratel esperanta”, Praha II — 2032.

Sigelmarkoj kun poresp-a propagandteksto en lingvoj angla, esp-a, franca, germana, hispana k sveda. Trikolore presitaj. En folioj po ok markoj pri radio, trafiko, sporto, turismo k komerco, kun al la teksto konformaj vinjetoj. Prezo: 10 folioj 0,55 mk. g. (afrank.), 70 folioj 3,30 mk. g. (afr.). Eld. “Heroldo de Esp.”, Köln.

Vortaro german-esperanta (Wörterbuch Deutsch-Esperanto) de Emil Pfeffer. Eld.: Steyrermühl-Verlag, Tagblatt-Bibliothek, Wien I. 184 pĝ. Form. 12×19 cm. Prezo: 1.20 mk. g. (S. 2.—).

La tria eldono (senŝanĝa), post mallonga tempo, de tiu ĉi sufiĉe ampleksa vortaro entenanta 20 mil germanajn vortelementojn kun 30 mil esp. tradukoj pruvas ĝian efektivan taŭgon k ŝatatecon; avantaĝoj estas ankaŭ ĝia tre modera prezo k ĝia klara prezento.

NIA POŜTO

15 532. — Ne! Cetere ni nur resp., se vi aldonas afrankon por la respondo. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

AŬSTRIO

K-dino Manjo Krauscher, Bahnstr. 8, Hinberg, kĉl. Resp. garantiata.

ĈEĤOSLOVAKIO

Filatelistoj! — K-do J. Kopecky, Šturova str. 4, Prešov, interŝ. PM, kĉl. Sendu 50 ĝis 200 pecojn k kun aerpoŝto. Resp. garantiata.

Sportuloj tutmondaj atentu! — La lab. sportunuiĝo en nia urbo festos la 25. k 26. julio sian 35 j. fondfeston. Sendu salutleterojn al: Arnold Gärtner, Friedrichswald 175 ap. Gablonz a. N.

GERMANIO

— En Belgio k. a. l. ni, gekursanoj k perfektuloj, serĉas koresp-adon, L, PI, fotojn, ŝakon. Certe resp. Peras: K-do Gust. Schön, Neukelsterbacher Str. 44, Kelsterbach/M.

K-do Anton Schweinzger, Corneliusstr. 30-a, III, Düsseldorf, kun Sovetio pri martelforĝistaj laboroj (ŝtallaboristoj).

K-do Artur Bettineschi, Hertigswalde 79 bei Sebnitz/Sa., kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garant.

Kiuj K-doj ŝanĝas PM kontraŭ miaj fotoj pri germana junulara vivo? Prefere kun sovetiaj Gek-doj. Adr.: Hellmut Otto, Chamissostr. 37, II, Berlin-Spandau.

NEDERLANDO

K-do Kerssen, Berghuizerweg 98/2, Apeldoorn, kĉl, krom Germanio, L, PI, PM. Certe respondos!

K-doj LIBERPENSULOJ k unuiĝoj, ni intencas organizi ekspozicion por nia XI-a kongreso (2-a ĝis 7-a de aŭgusto) k por festi 75-an datrevenon de l’ batalo de la Nederlanda unuiĝo “de Dageraad” (Matenruĝo) dum oktobro. Sendu materialon k skribu multnombre! Montru simpation k pruvu valoron de esp-o. Adresu al A. Roosing (13 607), Prof. Lorentzlaan 37, Zeist, Nederlando.

Por fine detrui la muron de indiferento kontraŭ esp-o, “Lab. Esp. Societo” aranĝos 15-an de oktobro grandstilan ekspozicion de ĉiuspecaj esp-aĵoj. Speciale ni petas diversnaciajn lernolibrojn. Esp-isto, pruvu, ke esp-o vivas, utilas k progresas. Sendu ĉion al: ESPERANTO-EKSPOZICIO, BEOGRAD, Hotel “London”, Jugoslavio.

[REKLAMO p.8] Esperantista Libertempejo 13 km. de Nice. Suno tutan jaron. Plena pensiono en domo de 5½ mk. g. Ekskursoj, nekare. Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu: al: K-do Yelland, Aspremont apud Nice (Francio).

Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!

ENHAVO

paĝo
Raportaro de la Plenum-Komitato de SAT 337—39
Proponoj al la XI-a Kongreso 341—42
Ĉe la neŭtraluloj el CK de SEU 342
Voĉoj el Sovetio 342—43
Al migrantaj esperantistoj! 343
Naturamika renkontiĝo en Grenoblo (aŭg. 1931) 343
Al Pilorio, Recenzejo, Korespondado 344

Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)

N-ro 356, 30-a de julio 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

  1. Juli 1931

7-a JARO, N-o 356 — LEIPZIG, 30. / 7. 1931

[BILDO p.1 | 30,4,60,12] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

M 1c Paul Gottgetreu, Herrenstr. 12

Grava fako de militindustrio: La aviadil-fabrikoj

La invento de Foker (Fokker) pafi per maŝinpafilo tra la interspacoj de la helico, faligis centojn da milit-aviadistoj

La financigo de l’ flugindustrio, unuatempe akompanata de granda risko, alternis en la komenco inter la fabrikistoj k la registaro, reprezentita de la departementoj de defendo. Speciale tiu rimarko estas trafa por la nederlanda aviadil-konstruisto Foker, kiu jam tre baldaŭ serĉis rilatojn al la diversaj registaroj.

En la jaro 1912 Foker sukcese partoprenis konkurson por milit-aviadiloj en S. Peterburgo (nun: Leningrad) k de tiuj elmontroj datiĝas liaj proponoj al la arme-estraroj en Anglio, Francio, Germanio k Nederlando.

En 1913 oni fondis en Ŝverin (Schwerin), Germanio, malgrandan fabrikon, kiu baldaŭ, “favorita“ de la okazintajoj de 1914, elkreskis ĝis grandega industricentro.

Se ni rigardas la laboron de Foker dum 1914 ĝis 1918 en Germanio, tiam precipe la strukturo de la D VII-ĉastipo altiras nian atenton, ĉar ĉi tiu maŝino estas ekipita per aparato, kiu ebligas pafi tra la interspacoj de la helicoj; ĝi estis de post 1915 longe la teruro de l’ francoj, angloj k belgoj, kiuj ne havis samspecajn maŝinojn.

Dekoj da iliaj aviadistoj komence perdis sian vivon dum tiu malegala batalo. Tiom grandan impreson vekis tiuj perdoj, ke eĉ post la milito la oficialaj francaj vizitantoj evitis dum la flugmaŝin-ekspozicioj en Parizo aliri la lokon, kie estis elmontrataj la Foker-maŝinoj.

Ju pli malproksimiĝas la historia dato de la Versaja packontrakto, des pli klare vidiĝas la militista interveno en tiu branĉo de l’ industrio. Aermaŝinoj por ter- k mar-armeo estas liverataj en diversaj tipoj k por diversaj celoj. Flanke de la holanda fabriko oni, laŭ instigo de la interesita registaro, fondis usonan filion, subfabrikon, kiu post kelkaj jaroj, en 1924, elkreskis ĝis memstara entrepreno. Intertempe tie la produktado dank’ al speciala komercjura rajtigo efektiviĝis, pro kio fariĝis ebla la konstruado de specialaj maŝintipoj el fremdaj fabrikoj. Kaj tiam malfermiĝis grandaj, tre gravaj perspektivoj. La fondado de filioj fariĝis superflua k nun la Foker-fabrikoj regule ĝuas la profitojn de siaj patentoj el la konvencioj.

[BILDO p.1 | 36,45,62,71] Ksilografiaĵo: soldatoj falintaj kaj kuŝantaj en tranĉeo sub eksplodo, super ili aviadiloj kun krucoj. Subskribo: «Belegaj tempoj . . .»

Estas mirinde, rilate al la civila aertrafiko k precipe rilate al la militistaraj flugservoj, kiom ege Foker jam trapenetris en ĉiujn landojn! Ni ne hezitas diri, ke ni konsideras Foker kiel negoc-organizanton de la ĉiam plifortiĝanta militista aerservo, k liajn fabrikojn kiel unu el la plej danĝeraj militindustrioj de la mondo.

Rigardante la longan liston de la landoj, al kies militaferaj departementoj Foker liveras, ni trovas i. a. Belgion, Hispanion (kiuj uzas grandnombre “Foker C IV“-tipojn), Portugalion, kiu aĉetis en 1924 bombard- k esplor-maŝinojn, Svision, kiu uzas milit-esplormaŝinojn de la Foker-tipoj. Danio estas tre kontenta pri la liveritaj esplormaŝinoj de l’ tipo C V, kiuj ankaŭ estas uzataj de la finlanda militista aerservo. Sovetio ne malpli uzas Foker-tipojn, kiel la C I, C IV, D VII, D XI k D XIII.

Kiel ĝenerale estas la animstato de la kliento k liveranto en tiu industrispeco, samkiel en ĉiuj aliaj milit-industrioj, tion pruvas kelkaj sciigoj en la jus aperinta vivpriskribo de Foker “La fluganta holandano“ (De Vliegende Hollander). Interalie oni mencias en ĝi anglan proponon de 25 milionoj da guldenoj por instigi Foker, ke li interŝanĝu sian laboron por Germanio kontraŭ tiu por Anglio. Ĉi tiu propono pro la cenzuro neniam atingis Foker, pro kio ĝi ne povis esti akceptata. En la alia kazo la propono verŝajne estus malaperinta en la sekretan arkivon de Foker. Ne malpli grava estas la komuniko, ke post la batalhalto oni, per subaĉeto de doganistoj, povis kontrabande enirigi en Holando 6 vagonarojn ŝarĝitajn per aermaŝinoj k maŝinpartoj, por tiel escepti senrajte tiun ĉi materialon de la konvencio, kiu ordonis, ke ĉio estu neniigota. Jen fakto!

En la lando de Musolini Foker ĝuas eksterordinaran intereson. La “Duce“ akiris la rajton fabriki kelkajn maŝintipojn, i. a. ankaŭ por la konata strategia esplortipo (dupersona), C V, kiu nun en grandaj kvantoj rapidege estas konstruata en la fabrikoj de Ernesto

— paĝo 2 —

346 — SENNACIULO

Breda en Milano. Polio elektis kiel ĉasmaŝinon por la armeo la Foker-tipon.

Ankaŭ Anglio uzas Foker-maŝinojn, kiuj estas konstruataj de la “Armstrong Siddeley Development“-Kompanio. Dum Rumanio jam uzas maŝinojn el la Foker-fabrikoj, Francio post la plej freŝdataj aerakcidentoj ankaŭ frapis al la Foker-pordo por la liverado de militaj aermaŝinoj.

Bolivio, Honduraso, Nikaragvo estas tre kontentaj klientoj. Argentino k Kubo aĉetas samcele Fokeran materialon, dum la usona flugkorpuso disponas pri specimenkarto de aerflugmaŝinoj, kiuj estas konstruataj en 4 fabrikoj.

Intertempe oni fondis franc-svisan grupon, kiu aĉetis la konstrurajton por Francio, por praktike uzi ĝin en Balkano, Suda Ameriko, Turkio k Egiptio. Ne estas nur la bonaj ecoj en flugado de la Fokeraj maŝinoj, kiuj kaŭzis ilian tiel grandskalan disvastigon, sed ankaŭ ilia milita ekipo estas unu el iliaj avantaĝoj. Ni jam menciis la aparaton, kiu ebligas pafi per du maŝinpafiloj rekte antaŭen tra la interspacoj de la helico. Pli k pli tamen la bombardmaŝino ludas distingan rolon. Memkompreneble la Foker-konstruistoj donas atenton al tiu demando. La esplormaŝino C V jam povas esti uzata por tiu celo, k tial estas muntitaj sub la subflugilo kelkaj bombobretoj. Por plenumi specialajn bombardojn, estas liverataj apartaj maŝinoj el la civila trafikservo. Tiel ekz. la F VIII povas transporti 2 pilotojn k 15 pasaĝerojn, aŭ kiel granda bombjetulo 2 pilotojn, 2 helpantojn k 800 kilogramojn da bomboj.

Tiel oni vidas, ke la civilaj trafik- k la bombard-maŝinoj estas nur variajoj de samspecaj tipoj.

La fakto, ke la Foker-fabrikistoj kiel komercistoj neniam malatentis la militan ekipon, vidiĝas el parto de la de Foker aperigita “Bulteno“, en kiu li diras: “Volonte ni donas pliajn informojn pri la speciala meĥanika maŝinpafil-instalo. La samo ankaŭ valoras por la aliaj armil-instaloj, ekz. la instrumento por funkciigi planko-maŝinpafilon, bombobretoj kun plena meĥanika jetinstalo kun aŭ sen elektra kontrolaparato ktp.

“Estas nia specialajo tiuj ĉi meĥanikaj bombojet-instaloj. Niaj instaloj por malforta bombardo kun pendigo sub la flugiloj, samkiel por forta bombardo kun pendigo de la bomboj en la trunko, kiuj ne kaŭzas rezistpliigon, estas ellaboritaj por plena kontentigo de niaj klientoj.“

Malarmado? Ne! Perfektigo de l’ militindustrioj, invento k efektivigo de pli efikaj, pli subtilaj detruiloj — jen, kio karakterizas nian epokon. Estas Foker k siaspeculoj, kies entreprenoj plej bone prosperas k floras, ne tiom pro la ĝenerala progreso de l’ aerveturado, kiom pro la konstantaj mendoj por evidentaj militaj celoj.

Kompilis A. E. 15 700).

[REKLAMO p.2] ĴUS APERIS: 24-paĝa kajero por julio/aŭgusto de LA NOVA EPOKO kun ekskluzive originala prolet-esperantista literaturo el Sovetio, Sudafriko, Bulgario ktp. Ĉiu havigu al si tiun unikan kajeron, por pliriĉigi sian bibliotekon per aro da interesaj k belaj literaturajoj. Rapidu mendi tiun ĉi n-on por 0,50 mk.g. Ni ofertas al vi tiun ĉi k la antaŭe aperintan duoblan kajeron kun primilita literaturo kune por la prezo de 0,80 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstrasse 1 Leipzig O 27.

Rakontas SAT-anoj, kiuj travivis la militon…

Tagoj el mia vivo

La proleta vivo pasas unutone, similas unu tago la alian; kiel la nuboj preteriras la okazajoj; iom da ĝojo trafas nin, sed hajlo k pluvo ne malestas. Por bonhava klaso ni perlaboras la komforton, bonpoziciaj uloj ne kontentiĝas pri tio; ili, por amuzi sin, igas nin danci laŭ kaprica fluto. Nekonsciulo sekvas tiajn aranĝojn kiel ŝafo la buĉiston. Nur generacioj da homoj povas sinsekve kleriĝadi, eron k eron alportante por nova, pli bona, racia ordo. Ĝis la amaso krevigas la katenon de superstiĉo, de humilo, de religio. Antaŭ nia vivzenito floras ankoraŭ la espero, poste, por trompitoj, komenciĝas la malsupreniro.

[BILDO p.2 | 36,36,65,56] Desegnaĵo: longa vico de marŝantaj soldatoj kun fusiloj, super ili flugas tri aviadiloj.

En jaro 1914 mi laboris kiel lignajist-helpanto en Festenburg (Silezio). De matena krepusko ĝis la 19-a vespere laborante mi akiris semajne 14 markojn. Por modesta vivbezono tio tute sufiĉis, ĉirkaŭa arbaro allogis por pasigi la libertempon en bela naturo; dum pluvado ni ludis skaton (kartludon). Atendita letero de militesplorkomisiono ekĝenis mian trankvilan idilion. Tiu komisiono elserĉis la plej sanajn, vivoĝojajn junulojn. Ili trovis min taŭga. Iam mia patro instruis min, ke soldatservo malhonorigas homon. Sed kontraŭstaro estus kvazaŭ memmortigo. Burĝaj figazetoj serĉis tiam en apudlimaj provincoj por lupeoj iun kaŭzon por ekmiliti. La atmosfero estis graveda de ŝovinismo k kalumnioj.

En majo mi skribis al iama majstro en Greene (Brunsvigo), kies afablo k sincero restis en mia memoro. “Mi tre urĝe bezonas vin, venu plej rapide, ĉar mendoj tre ŝarĝas min,“ estis lia tuja respondo. Laborkondiĉoj k salajro estis tre bonaj k la montaro Harc ebligis agrablan promenadon. Sed al vampiro denove ne plaĉis mia sorto. Dum 24 horoj freneziĝis la tuta lando. Antaŭ poŝtejo aperis telegramo: Milito estas deklarita, prenu la armilojn por defendi la patrion. Gimnastikuloj kun muzikistoj tramarŝis la vilaĝon, blovis per trumpetoj alarmon, rezervsoldatoj veturis en kazernojn. Kiel trafite de fulmo mi kaŝis min en ĉambreto k ploregis, ploregis.

Preter la laborejaj fenestroj transportis trajno post trajno hombuĉistojn, armilojn, mortigilojn. Dum noktoj oni baris la stratojn por ekhaltigi la famajn or-transport-aŭtojn de Francio al Rusio. Pafiloj estis disdonataj por gardi pontojn k tunelojn. Iu komizvojaĝanto vendis en la vilaĝo kribriletojn por kribri el kranoj fluantan akvon. La diablo enflustris al la homoj, ke la kribriloj estas bacilinfektitaj, ke la vendinto estas anglo. Lin oni ne povis kapti, sed la instrumentojn oni senescepte forjetis. La 9-an de oktobro min atingis telegramo, por ke mi eksoldatiĝu. Majstro plenigis mian kofron per kolbasoj k cigaroj. Adiaŭ!

En Oels komenciĝis plej gravaj studadoj: briligi butonojn k zorge saluti la superulojn. En la kvara tago mi ricevis pafilon k la 12-an tagon jam soldatbotojn k pantalonon. La vestaj-suboficiro donis al mi difektitajn botojn: “Miaj botoj baldaŭ ruiniĝos, donu al mi novajn!“ mi plendis.

“Vi pli frue kadavriĝos ol la botoj,“ respondis li, k li pravis, parte. La 16-an de decembro ni ekveturis en porbesta vagono okcidenten. En grandaj urboj oni disdonis frandajojn, cigarojn. Post la limo la loĝantoj ne plu estis donemaj. Nur en Sedan okazis nutrado per rizo. Ni miris, de kie oni ricevis tiom da rizo.

Finstacio estis Ŝatel (Chatel). Ĉi tie eĉ mankis akvo. En preĝejo ĝemis

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 347

vunditoj. En tombejo kuŝis 8 kadavroj. Vespere ni denove vizitis kadavrojn. Estis tri. “Diru al mi, sanitaristo, ĉu la 5 reviviĝis?“

“Ne, 25 oni komune enterigis, la trio restas, ĝis denove sumiĝos 25.“ — Ni translokiĝis en rezervan pozicion. Kiel talpoj ni fosis truon subteran, kugloj fajfis, grenadoj eksplodis. Ni partigis la laboron (duope ni loĝis en truo); unu alportis akvon, la alia serĉis betulan lignon en Argon-arbaro. La 31-an de decembro mi jus estis alportinta lignon, kiam subite en ŝtonrompejo, de kie mia kamarado Ŝmit alportis la akvon, kelkaj grenadoj eksplodis. Duonan horon poste mi serĉis amikon Ŝmit; li estis dispecetigita de la grenadoj. Kun helpo de aliaj ni kolektis la pecojn de Ŝmit k jetis ilin en tombon. Tiel finiĝis por mi la jaro 1914.

Alb. Fluder (10 746).

Eksterordinara tago el mia vivo

Legante en gazetoj pri agoj de reakciuloj per soldatoj kontraŭ strikantaj laboristoj, mi ĉiam devas pensi pri eksterordinara tago el mia vivo. Estis dum la malbenita hombuĉado en aprilo 1918 en Francio. Mi estis militkaptito en franca kaptitejo ĉe kompanio 15-a. En ĉi lasta suferis 420 homoj pro fanatikaj ĉikanoj precipe de oficiroj, kiuj distingis sin per tio, same kiel multaj germanaj. La principo de l’ estro-oficiro estis ricevi kiel eble plej multe da laboro el ni militkaptitoj. Sed aliparte li ne volis doni al ni la nutrajon necesan por elteni la penigan laboron.

Unue mi mallonge volas rakonti pri la ordinara tago de iama militkaptito. Frumatene je la kvina estis vekiĝo k kaftrinko (la panporcio jam estis manĝita antaŭan vesperon tuj post la distribuo, ĉar ni ĉiam havis grandan malsaton). Duonan horon poste okazis la kontrolo, eldono de fosiloj k hakiloj k ekmarŝo al laborejo. Ĝis la 12-a ni laboregis kun paŭzo de duona horo je la naŭa. De la 12-a ĝis 13-a estis tagmanĝa paŭzo. Ni manĝis nian malgrasan akvosupon, en kiu kutime troviĝis rizo, terpomoj aŭ faboj, sed bedaŭrinde en malsufiĉa kvanto. Foje mi nombris la fabojn en mia supo k estis akurate 27 da ili . . . Posttagmeze daŭris la laboro ĝis la 18-a, tiam ni remarŝis al tendaro, kie ni denove ricevis nian supon. Post la ricevo de pano k post la kontrolo la militkaptito kuŝigis sin sur la dormejon k ekdormis baldaŭ pro tro granda laco. Tiel pasis unu tago post la alia, nur la dimanĉo, depost aŭtuno 1917, estis ripoztago. En tiu tago ni ricevis sendajojn alvenintajn el Germanio. En tiu tago ni dormis, ludis karton aŭ ŝakon aŭ rakontis pri belaj tagoj ktp.

Nun la eksterordinara tago! Dum aprilo 1918 ni troviĝis en granda tendaro en Kampanio (Champagne). Nia laboro estis elfosi teron por aranĝo de novaj relvojoj por milita celo. Ĉar ĉi tio estis tre urĝa, la oficiroj surŝarĝis nin per multege da laboro. Oni kvazaŭ eltiris el ni la lastajn fortojn. Ni parolis kun la oficiroj pri nia nutrajo, ke ni ne povas elteni tian laboron sen sufiĉa manĝajo; ni petis ne nur unufoje, sed vane —, ĉiam la konsolo de unu tago al alia. En tiuj tagoj ni ofte priparolis, ĉu estus taŭge, se ni strikus. Ni diris al ni, ke ni ne povus perdi ion, se ni tiel agus. Kaj unu vesperon, ĉe la ricevo de la malgrasa supo post peniga laboro dum la tago, ni sentis, ke la situacio por ni estis senespera k ni decidis striki. Alian matenon post la vekiĝo dum la kontrolo nia ĉefserĝento por ni deklaris al kontrolanta kaporalo franca, ke la kompanio ne plu volas labori, ĝis ĝi ricevos pli bonan k sufiĉan manĝajon.

Venis la oficiroj k ordonis eniri la kabanojn, kiujn oni poste ŝlosis. Ni jam instalis nin por restado de kelkaj tagoj. Post kelkaj minutoj venis interpretisto k ordonis, ke volontuloj eliru: la aliaj ne pli frue ricevus manĝajon, ĝis ili libervole rekomencus la laboron. Elpaŝis unu strikrompanto — estis kompania tajloro —, la aliaj ridetis k restis en la kabano.

Du horojn poste venis oficiro k ordonis eliri por kontrolo. Elirante ni vidis soldatojn, ŝarĝantaj pafilojn, malantaŭ la dratbarilo staris kompanio da soldatoj kun maŝinpafiloj direktitaj kontraŭ ni. Sume estis pli ol cent soldatoj armitaj kontraŭ 420 senhelpaj homoj malsataj. La franca interpretisto laŭ ordono de kapitano laŭtlegis la militleĝaron, ke rifuzanto de ordono estas punota per tuja morto. Poste la kapitano ordonis: “Maldekstren ekmarŝu!“ Sed neniu obeis. Ĉiuj restis senmovaj. “Bone“, diris la kapitano, eltiris revolveron, iris al la unua kamarado, metis la armilon sur lian bruston k ree ordonis, ke li ekmarŝu. Nun estis kompreneble, ke li obeis, ĉar li ja riskis la vivon. La kapitano bone komprenis, ke li ne povus mortigi 420 homojn, sed unu homon li malvarmsange estus mortiginta, ĉar tiam li povis diri, ke la militkaptito ne obeis rektan ordonon. Ni aliaj sekvis k kun duhora malfruiĝo ni atingis la laborejon.

Tio estas nun priskribo de striko rimarkinda kontraŭ militistaro, kiu kompreneble malsukcesis, ĉar nin kontraŭstaris armitaj homoj. Ni provis alian rimedon, la tielnomatan pasivan reziston, k sukcesis. Ni laboris tiel malrapide, ke la kapitano preskaŭ eksplodis pro furiozo. Post du tagoj la nutrajo estis pli bona k iomete sufiĉa.

Du monatojn poste 4 serĝentoj germanaj el nia kompanio estis kondamnitaj je du- ĝis ok-jara punlaboro.

R. Weiner (10 564).

MILITON AL MILIT’!

Ĥ. M. ĤRIMA

Ankoraŭ prem-inkubas rememoroj pri l’ kruelega granda mond-milit’, kaŭzita de la regnaj grand-sinjoroj, al Mort’ oferis kiuj sen hezit’ sennombrajn homojn de l’ malsupraj klasoj el ĉiuj landoj k el ĉiuj rasoj.

Ankoraŭ vundoj ne sin aglutinas de la viktimoj de ĉi monstra far’; mizer’ ankoraŭ regas pli senlima en rondo vasta de la proletar’; ankor’ patrinoj k edzinoj larmas, kaj landregantoj sin intense armas!

Gigantaj ŝipoj estas konstruataj k ekipataj por servad’ al Mort’. Multiĝas ankaŭ la submar-boatoj. Kadavrojn rampos ĉasi tanka hord’. Aviadiloj flugos, en interno kun gas’ venena, por homar-ekstermo!

Instruas landregantoj nin pariojn, ke naskolandon sole amu ni; ke ni defendu per la viv’ patrion, ĉar ĝi riĉigas ĉiam ilin pli! Sed jam brilegas Nova Ruĝa Kredo: patri’ paria estas Ter’-planedo!

Magnatoj! scias vi, ke l’ Kredo Nova minacas stampfi vin de l’ ora tron’; ke ĝia ruĝa brilo estas pova: sub ĝi fandiĝos tanko k kanon’! Pro tio — per milita aventuro vi provos savi vin de ĉi teruro!

Per artikoloj trompaj, hipokritaj instigas burĝoj fraton kontraŭ frat’. Kun kruc’ en mano pastroj dibenitaj predikas pie per fiparolad’: “Ho, saĝe estas morti por Patrio . . . Kuraĝe! Staras niaflanke Dio!“

Sed, samklasanoj, ĉu ni nin atakos? Ĉu ni estiĝos nutro por la Mort’? Ne! Ne! La Ruĝa Kredo nin enbrakos! Muskolojn streĉos ni per tuta fort’: Ne formos ree ni batalajn frontojn, sed fraz’ lumiĝos fulme valojn, montojn: MILITON AL MILIT’!

[REKLAMO p.3] HENRI BARBUSSE — Eklumo en la abismo — Kun antaŭparolo de la aŭtoro al la esperanta eldono. Sub la freŝaj impresoj de la mondmilito la fama aŭtoro verkis tiun ĉi plaĉe prezentitan 96-paĝan verketon. Forta protesto kontraŭ la milito, esploro de ĝiaj radikoj kaj pasia kulpigo al la kapitalista sistemo! — Ni rekomendas la libron varme al ĉiuj K-doj, kiuj iom perfektiĝis en nia lingvo kaj volas ĝui meditigan legaĵon. Havebla ĉe Administr. de SAT — PREZO: 0,80 mk. g.

— paĝo 4 —

348 — SENNACIULO

LA ORATORO

La 31-an de julio 1914, en la horoj de angoro, kiam la homaro en sinforgesa frenezo ĵetis sin en la militegon, kiel oni scias, J o h a n o Ĵ o r e s (Jean Jaurès) estis fimortigata de ŝovinisto. Memore al lia nobla figuro sekvu ĉi tiu impresa ĉapitro. — Red.

Ĵores estas sur la tribuno.

Ĉirkaŭ li, dekstre, maldekstre, antaŭe, malantaŭe, miloj da kapoj, da vizaĝoj streĉitaj en la atento, varmigitaj de l’ entuziasmo k kiuj ekheliĝas por momentoj, per rideto de diskreta aprobo, okuloj, kiuj eklumas, lipoj, kiuj duonmalfermiĝas en cirkumfleksa akcento . . . Tio estas la intelekta manĝo de l’ dupieduloj . . . Kun larĝa gesto, rigardo perdita al oni ne scias kiu nevidebla stelo, Ĵores, impone bela, noble granda, eksterordinarega, regas la spiregantan amason . . .

Nenia murmuro. Nenia flustrado. Oni ne riskas plu purigi sian nazon. Oni retenas perforte en la fundo de l’ gorĝo la persistegan tuson. Ses mil individuoj, amasigitaj en la malbonodoro de la elspiroj intermiksitaj k kunfanditaj kun la sufokado de l’ tabako, estas tie, kun streĉita kolo, ŝvelintaj tempioj, malsekega frunto. Oni aŭdas la bruon, kiun faras la malfacile spirantaj brustoj . . . Super tiu ĉi arego, Ĵores, plej elokventa, sublima, majestega! . . .

Ĉio estas trankvila. La homa maro ondiĝas facile sub la venteto de l’ paroloj. Sed, subite, jen la nordvento. La ekblovego subitas. La uragano senbridiĝas. La voĉo de l’ popol-oratoro ŝvelas, plifortiĝas, plenigas la salonon, elverŝiĝas en la straton kun bruego de tondro. Frostotremo skuas la aŭskultantaron. Vortoj ekflagras kiel fulmoj. Vortoj eksplodas kiel grenadoj. La infera uragano senradikigas la volojn, teren ĵetas la malfidojn, frakasas la ribelojn. Kaj, kiam Ĵores finis, kiam, lia frazotutajo trafe ĵetita, li viŝas la ŝviton k reprenas spiron, ses mil personoj, starante, piedfrapadas, manklakadas, hurlas pro ĝojo, kiel tordiĝantaj kune en epilepsia atako. La salono ŝanceliĝas sub la aplaŭdoj. Grandega kriado leviĝas, invadas ĉion.

Sed Ĵores komencas perdi la memregon. Kiel la Sibilo, kiu ŝaŭmis k ruliĝis tere antaŭ ol profeti, li ŝajnas turmentata de la oratora febro. Li komandis jus antaŭ momento al siaj aŭskultantoj, tenis ilin sub sia rigardo k direktis ilin laŭ sia plaĉo. Nun, estas la aŭskultantaro, kiu tenas lin, k li suferas ĝian influon. La fluo, kiun li estigis, refluas al li. Li ne plu vidas klare. Li perdas la percepton pri la aferoj. Kaj, la pugnojn en la aero, kuntiriĝinta kvazaŭ li estus eksaltegonta, simila al atleto, kiu levas pezilojn, Ĵores naskas la plej pezajn metaforojn, jonglas per la bildoj, amasigas la alegoriojn, multobligas la antitezojn, dum la amaso, en angoro, atendas kun ektimego, ke la akrobatajo estu plenumita.

Kaj tio fariĝas tute simple mireginda. Oni vidas Ĵoreson sin ekĵeti al la nuboj kun la facilo de serafo, por malsuprenfali subite ĝis la fundo de l’ oceanoj. Jen li fortrenas nin al la belbrilego de l’ poluso. Oni devas lin sekvi. Baldaŭ ni komencas esplori la pasinton k malkovri la estonton. Kun kapturniga rapido ni ekprovas la supreniron al la senmakulaj montoj por remalsupreniĝi poste al la abismoj, kie blekas la Leviatano. Ni trapasos oazojn de lumo, arbarojn de nescio, dezertojn de l’ penso; ni vidos brili, en la malproksimo, la lumturon de l’ progreso, superŝutitan por momentoj, sub la dikaj nuboj de l’ mensogo k de l’ eraro. Poste, kiel brilega suno, la socia Revolucio ekaperos, foje trankvila, majesta, paca; foje ruliĝanta inter ruĝaj riveregoj, eklumoj de brulego k brukriado. Malantaŭe, malfermetiĝas iome la pordoj de l’ nova k ĉiam estonta paradizo, la feliĉega socio de morgaŭ, kie ni havos kiom la koro deziras, kie la homoj estos dolĉaj kiel ŝafidoj. Ĉar ĝenerale finiĝas la uragano en ekstazo. La gesto de l’ oratoro fariĝas pli vasta, la voĉo fariĝas pie milda. La sereno etendiĝas sur la vizaĝoj k la Socialismo triumfanta instaliĝas sur la ruinoj de la Malnova Mondo.

Kaj kiam oni eliras de tie, ĉe la sonoj de l’ Internacio, krie kantata el ses mil brustoj, kiam oni sin trovas en la strato, sub la malĝentilegajoj k la minacoj de l’ policistaĉoj, oni ŝancelpaŝas, oni estas ebria kvazaŭ oni estus trinkinta absintajon. Oni foriras, kun malplena kapo, mankanta penso, kun bruo en la cerbo, la jus pasintan ventegon en la kranio. Oni nenion konservis el tio, kio estas dirita. Oni ne plu memoras. Oni revidas sole, en nebulo, la supermezure grandigitan silueton de Ĵores, levanta siajn pugnojn al la ĉielo, simila al tiuj gigantaj diaĵoj de l’ montoj, kiuj, per unu spirblovo, balancfaligas la lavangojn.

El la franclingva verko: Kulisoj k fiaktoriĝoj de V. Merik (Méric) trad. Puer.

Civilizo k barbareco

— Paĉjo, kio do diferencigas la civilizon de la barbareco?

— Ho, la afero estas ja simpla: Civilizo, t. e. mortigi sian malamikon en distanco de ses mil metroj per kanonkuglego. Kaj la barbareco, t. e. tranĉi al li la kapon per glavo.

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

La grandlokaŭto en Norvegio

En ĉiuj kapitalistaj landoj regas ekonomia krizo. La nuna sociordo estas mortkondamnita k la internacia kapitalistaro uzas ĉiujn rimedojn por savi sian sistemon k kontraŭbatali la pli k pli kreskantan laboristan movadon.

En Norvegio kiel en aliaj landoj, la klasbatalo pliakriĝas de tago al tago. De mezo de aprilo la norvega kapitalistaro laŭ interskandinavia kapitalista plano lokaŭtigis proks. 90 mil gelaboristojn el preskaŭ ĉiuj plej gravaj metioj k industrioj. Antaŭ la lokaŭto ambaŭ partoj, kapitalistaj k laboristaj reprezentantoj, laŭleĝe estis devigataj fari intertraktadon kun la ŝtata interpacigisto, sed sen iu ajn rezulto, ĉar la kapitalistoj estis tro postulemaj k batalemaj; sub preteksto, ke la norvega laboristaro ricevas la plej altajn salajrojn, kompare kun ajna lando en la tuta mondo, sekve de kio al ili estas neeble fari efektivan konkuron sur la mondmerkato. Pro tio ili postulis malplialtigon de l’ salajroj de 12 ĝis 40% k multajn aliajn malplibonigojn de la laboristara vivstato.

Siaflanke la laboristoj tuj deklaris, ke ili ne povas akcepti iujn ajn salajrmalplialtigojn k postulis 7-horan labortagon, 14 tagojn da ferioj, plibonigon de metilernantaj kondiĉoj ktp. La kapitalistoj rifuzis intertrakti pri iu ajn plibonigo k de tiam komenciĝis la plej granda lukto inter laboristoj k mastroj ĝis nun vidita en Norvegio. La 23-an de majo la ŝtata interpacigisto, post longa intertraktado kun la partioj, ellaboris pacproponon, enhavanta 8%-an salajr-malaltigon. Kaj la lokaŭtitoj k la kapitalistoj rifuzis tiun ĉi proponon. La 13-an de julio oni denove komencis traktadi kun la ŝtata interpacigisto. Pri la rezulto oni nenion povas antaŭdiri.

Dum la tuta konflikto, la lab. gvidantaro nur uzis la t. n. pasivan taktikon, t. e. ili ne volis akrigi la lukton per simpatistrikoj, efektivaj blokadoj ktp. La sindikata opozicio akre kritikas tiun taktikon, kiu laŭ ĝia opinio nur kondukas al malvenko. Rimarkinde estas, ke ĉie, kie la opoziciuloj estas plimulto, ili akre batalas k malkuraĝigas la mastrojn, dum aliloke, kie la gvidantoj regas, oni nur raportas pri malvenko, strikrompantoj k indiferento. Plurloke, dum la lokaŭto, okazis

— paĝo 5 —

interpuŝiĝo inter la lokaŭtitoj k policistoj kaŭze de strikrompantoj. Ĉe Menstad, ĥemiaj fabrikoj k haveno, apartenanta al “Norsk Hydro”, filiasocio de mondfama germana “Farbindustrio”, okazis vera milito. La lokaŭtitoj tie bastonadis la policistojn, kiuj gardis strikrompantojn, k forpelis ĉi lastajn. “Norsk Hydro” petis helpon de la registaro, kiu tuj sendis 4 militŝipojn, 2 batalionojn da soldatoj k 100 policistojn al la loko, bone armitaj per maŝinpafiloj, larmgaso ktp. Sed la loĝantaro pasive kontraŭbatalis tiujn ulojn. Ili eĉ ne povis lui ĉambrojn aŭ aĉeti al si la necesajn nutraĵojn. Kiam ili aperis sur la strato, ili tuj estis ĉirkaŭitaj de la geinfanoj, kiuj kantis la Internacion. Post kelkaj semajnoj, la soldatoj k policistoj malaperis laŭ registara ordono. —

Kian gravan influon la lokaŭto havas por la norvega nacia ekonomio, oni vidas, kiam oni rigardas la import- k eksport-statistikon. Ĝi montras grandegan subreston en la komerca bilanco. Dum majo 1931 la tuta importo estis 71,3 milionoj da kronoj k la eksporto 23,9 milionoj. Do, import-pliaĵo de 47,3 milionoj da kr. Kompare kun pasintjara majo estis tiam: importo de 96,9 milionoj da kr., eksporto de 57,3 mil., do import-pliaĵo de 39,6 milionoj. Tiuj nombroj bone montras, kio okazas, kiam miloj da laboruloj estas senokupaj.

Dank’ al granda oferemo de eksterlanda laboristaro per monhelpo k morala subteno la norvega lokaŭtitaro povas daŭrigi sian lukton. Kun ĝojo oni povas vidi, ke ankaŭ la proletesperantistoj estas atentemaj pri nia batalo k helpas nin (la Alĝera lab. esp. grupo. Dankon). Ne troviĝas multaj prol. esp-istoj en Norvegio, sed ĉiu el ili havas sian lokon en la organizita laboristaro plenumante sian devon laŭpove. Ĉiu estas konvinkita atingi la celon: Detruo al la kapitalismo, venko al la socialismo. A. Magnusson (16 444).

El Ĉeĥoslovakio

En Pardubice okazis ekspozicio, kies protektanto, ŝtatprezidanto Masarik, parolis jenon: “Pardubice, mi scias, havas sian sportan tradicion. Vi havas tie la tombon de unu el la unuaj flugpilotoj. Sekvu vi en tiu ĉi tradicio…” (ĉu tio signifas, ke ni mortfalu ĉiuj?) “k estu vi viva ekzemplo al via proksimulo, ĉirkaŭaĵo k ceteraj urboj de l’ respubliko.”

En la sama ekspozicio troviĝis ankaŭ sekvanta surskribo: “Ĉe ni oni konsumas tro malmulte da sukero kompare al la aliaj ŝtatoj. Ankoraŭ ni devas lerni manĝi sukeron.” — Tion diras nia ŝtatprezidanto, dum en nia sukeroriĉa ŝtato 1 kg da sukero kostas pli ol 6 kr. ĉeĥajn (ĉ. 20 usonajn cendojn) dum eksterlanden oni vendas la kilogramon por 0,80 kr. ĉ.

Laŭ “Tvarba” trad. Lachnit-Svinov.

El Bulgario

Por rompi la plifortiĝantan kontraŭstaron de l’ laborista k kamparana loĝantaro al la faŝista reĝimo (la grado de tiu kontraŭstaro montriĝis en la rezulto de l’ parlament-elektoj), la registaro preparas novan subpremagadon, minacante nuligi la mandatojn de la laborist-partiaj (komunistaj) deputitoj k fermante en multaj lokoj la filiojn k sekciojn de la laborist-kamparana partio. N. V.

MI VOLAS SCII…

Ĉar SAT estas kultura organizo, ĝi povus informi siajn membrojn ankaŭ pri aferoj de l’ ĉiutaga vivo, kiel aĉetado de nutraĵoj ktp., por malhelpi, ke proletoj malŝpare elspezu sian ŝvite perlaboritan monon por senvaloraj varoj, kiun ili pli bone povas uzi por klasbatalaj celoj.

En Germanio, Aŭstrio k aliaj landoj nun estas propagandata brazila teo “Mate”, kiu laŭaserte anstataŭas ĉian legoman nutradon. Oni diras, ke la regula trinkado de tiu teo estas tre saniga, kion pruvas ĝia disvastiĝo tra tuta Sudameriko. Kompreneble simpla laboristo ne povas diferencigi inter vero k propaganda trompo. Tial mi proponas, ke niaj braziliaj SAT-anoj klarigu en “S-ulo” valoron de tiu teo. Teamiko.

Respondo al K-do F. S. (16 462) en n-o 351

Ĉie en la kapitalista mondo okazas similaj konfliktoj inter la laboristaro k la kapitalista socio. Estas bone komprenebla la sinteno de la Vienaj tramistoj, se ili ne emas suferi la sekvojn de la kapitalista krizo, kiun ja ne kulpas la tramistoj k la laboristaro ĝenerale, sed la kapitalistaro mem. La revolucia laboristaro tute ne havas intereson pri “demokratigo” de la mizero per voĉdonigo pri la mizerigo, kiel aranĝis la Viena tramdirekcio. La revolucia laboristaro ja ne volas esti kuracisto de la malsana kapitalismo, sed ĝi volas esti la entombigisto.

La dilemo, en kiu troviĝas la socialdemokrata tramdirekcio en Vieno, estas tute la sama, kiel en ĉiuj okazoj, en kiuj socialdemokratoj plenumas la aferojn de la kapitalisma socio. Estus mencieblaj mil faktoj el la politika vivo en Germanio ekzemple, ke socialdemokratoj devas plenumi, vole aŭ nevole, la direktivojn de la kapitalistaj ordonantoj. Kaj tio estas la sola servo, kiun ankoraŭ povas fari la socialdemokrata partio en la kapitalista sistemo: ludi la rolon, kiun senkaŝaj reprezentantoj de la kapitalismo ne povus ludi, nome trankviligi per belaj vortoj pri demokrateco la laboristaron.

Estas kompreneble, ke per tiu porkapitalisma agado de la socialdemokratia partio malfermiĝas la okuloj de la laboristaro, kiu ekkonas la trompon de la burĝaro, kiu lerte toleras socialdemokratan administradon, se ĝi ne kontraŭas la kapitalistajn interesojn. Estas evidente, ke la burĝaro facile povus forigi la socialdem. administradon en Vieno k ankaŭ la soc. dem. policprezidantojn k ministrojn en Germanio, se ĝi trovus tion utila por sia regado. Ĝi bone komprenas, ke la forigo de la socialdemokratoj puŝus la laboristaron en la revolucian fronton.

La sola vojo por la Vienaj K-doj estas lasi la socialdemokratan urban k tramvojan estraron administradi en sia dilemo k energie per revoluciaj metodoj detrui la tutan kapitalisman sistemon inkluzive la porkapitalista servantaro k helpantaro. 348 (Hbg.)

Ĉu ankoraŭ kapitalismo?

Kun intereso mi legis la artikolon de K-do 16 462 en “S-ulo” n-o 352. En ĝi li riproĉas al la burĝa ŝtato, ke ĝi per ĉiaj rimedoj klopodas daŭrigi la kapitalisman sistemon. Kial? Estas ja ĝia intereso per ĉiaj rimedoj ŝirmi la kapitalismon. Sed mi demandas: kial la socialdemokrataj partioj ŝirmas la kapitalismon? Mi estas simpla homo, do scias nur malmulte pri ekonomio. Sed mi estas certa pri tio, ke, se la fama “moratorio” (pagprokrasto) de lia dolara moŝto Huve (Hoover) kapablos ŝirmi la kapitalismon ankoraŭ dum 1. jaro, ĝi certe ne utilos al la laboristaro. Se ankaŭ la socialdemokrataj partioj samopinias kiel mi, kial ili do tiel entuziasmiĝis pri la moratorio? En mia lando la socialdemokrata gazeto “Het Volk” (“La Popolo”) enpresigis alvokon de iu abonanto por instigi ĉiujn legantojn sendi simpati-esprimon al s-o Huve pri lia “mondsavonta” plano k la redakcio ne komentis tiun artikolon. Kaj hodiaŭ ĝi skribas: “La plano estas savita”, ĉar Francio konsentis.

Jen, K-do, kion mi ne komprenas: kial la socialdemokrataj partioj tiel enamiĝis en la kapitalismo, ke ili per ĉiaj rimedoj volas ŝirmi ĝin? Eble alia pli sperta K-do povos klarigi tion al mi. SAT-ano 14 942.

[REKLAMO p.5] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— paĝo 6 —

Kio okazis, kiam la giganta privata banko “Kredit-instituto” en Aŭstrio alproksimiĝis al la bankroto? Ĉi tiu bankroto estus povinta kaŭzi la disfalon de la tutmonda kapitalismo, kion baldaŭ instruos al ni la evoluo. — Sed jen la faktoj: La 12-an de majo la ekruiniĝo de l’ banko konatiĝis k la ĉeforgano de la aŭstria socialdemokrata partio skribis: “La bankroto de l’ Kredit-instituto, banko de l’ grandkapitalisto Rotŝild, alproksimigis la aŭstrian industrion al abismo. Al tiu bankentrepreno apartenas 75% el la aŭstriaj fabrikoj; per la bankroto ili estas endanĝerigitaj malfunkcii; tion ni devas eviti. La ŝtato apogu nepre la bankon!”

Por ebligi al la ŝtato, en tia grandega amplekso, finance subteni privatan bankon, necesis estigi novan t. n. “garanti”-leĝon, kiu tri tagojn post la bankroto estis transdonita al la parlamento. Kaj ĉiuj socialdem. deputitoj voĉdonis senescepte por la garantileĝo certiganta nemezureblajn sumojn al la en- k eksterlandaj kapitalistoj, kiuj per la senplana mastrumado malgajnis la monon. Kaj nun la laborula klaso ĉion devas pagi; el ĝi la ŝtato nun elpremas la monon per novaj k malnovaj plialtigitaj impostoj, favore al la malriĉaj grandkapitalistoj. Mi ĝustigas: neniu almozpetis aŭ helpopetis ĉe la socialdemokratoj: nek la ŝtato nek Rotŝild. La socialdem. partio nepetite de iu flanko, montris tuj sian libervolan [?] preton por helpi al la kapitalismo. Mi petas la K-don F. S. raporti al la gelaboristoj sincere, ĉar malsincero malutilas la aferon. 16 869.

PRI VIVREFORMO

Laŭdon meritas la kuraĝa juna K-dino T., kiu kun entuziasmo k riĉa scio paroladis en la Lajpciga SAT-rondo pli ol unu horon pri la temo “vivreformo”. Bedaŭrinde estas nur, ke ne pli granda aŭskultantaro aŭdis ŝiajn parolojn, instruojn, instigojn k admonojn.

Unue ŝi parolis kontraŭ la alkoholkonsumo. Estas ja nedubeble, ke jam post la trinko de eĉ nur unu glaso da biero la homo ne plu estas tiom akre penskapabla, kiel antaŭe. Tion mi spertis sur mi mem, kiam antaŭ 25 jaroj mi unuafoje okupis postenon en sindikato k tial estis devigata tre atenti pri ĉiu en kunsido parolita vorto. Depost tiam mi ne plu trinkas alkoholon. Aliaj motivoj estas krome la volo, ne pliriĉigi la per alkoholkonsumo estiĝintan kapitalon, k doni ekzemplon, ke homo ne bezonas alkoholon, kion asertas la diversaj fiinteresuloj.

Tiuj samaj du lastaj motivoj instigis min antaŭ 8 jaroj ne plu fumadi. Mi konsideras ĝin kiel grandan malĝentilon, se fumantoj pretendas havi la rajton malbonigi en kunsidoj ktp. la aeron, kiun ja devas ankaŭ enspiri nefumantoj. Mi kredas, ke kelkiuj el la lastaj pli ofte k pli ĝoje vizitus kunvenojn, se la fumantoj kontentiĝus veneni la proprajn organojn k rezignus turmenti laŭplaĉe aliajn k malutili al ties sanstato k bonfarto. Sed grava estas ankaŭ por ni proletoj la financa profito, kiun ni gajnas per nekonsumo de alkoholo k nikotino. La koncernan monon oni povas uzi por kulturaj celoj ktp. Iuj povus ĉiujare entrepreni vojaĝon, ĉu solaj, ĉu kun la familianoj, se ili detenus sin de siaj ĝisnunaj kutimoj.

Rilate la vegetarismon mi opinias, ke miksita nutraĵo ne domaĝas. En pli fruaj jaroj mi instigis mian edzinon prezenti sur nia tablo nur vegetarajn manĝaĵojn. Sed tre baldaŭ ŝi protestis asertante, ke tia faro estas tro multekosta, se la manĝaĵoj devus havi bonguston. Aliflanke pli simpla preparado ne plaĉis al ni rilate la guston. Krome ni spertis dum la milittempo, ke nuraj plantnutraĵoj ne bone satigas k se ili estas konsumitaj pli grandkvante, tiam la korpo aliel sentas sin nebone influita. Sed pri fruktoj de arboj, mi asertas ankoraŭ hodiaŭ, ke la homo neniam tro multe povas manĝi da ili, ĉar la frukto ĉiam estas saniga por korpo k menso. Nuntempe, en aĝo de pli ol 50 jaroj, havante iom pli dikiĝintan ventron, mi evitas ofte viandmanĝaĵon.

La korp-aliiĝo instigis min depost 1½ jaroj ĉiumatene dum kelkaj minutoj fari gimnastikajn ekzercojn. Tio postulas, precipe je frua horo, ioman gradon da energio k volo. Nu, jam post 3 ĝis 4 genufleksoj la dormemo estas anstataŭita per agrabla sento, trafluanta la tutan korpon. Tiel membroj k artikoj restas en bona moveblo, k depost la nomita tempo mi ne plu suferas pro reŭmatismo.

Rilate al nudkulturo mi rekomendas lasi agi ĉiun laŭ sia bontrovo. Kvankam mi ĝin tute aprobas, tamen ĝin praktiki ĝis hodiaŭ mi ne riskis. Kompreneble, dum somero mi preskaŭ ĉiutage vizitas riverbanejon, kuŝante poste dum horoj, nur banvestite, sur herbejo. La modo estas tre ĉagrena ĉapitro. Ĉiun dandismon mi abomenas. Simplan, praktikan veston mi portas, sed plej volonte mi surmetas la migrulan veston speciale taŭgan por miaj dimanĉaj ekskursoj. Tiam la kolo ne plu estas enpakita en la trifoje malbenita malmola kolumo k libere mi spiras k moviĝas en freŝa arbaraero. Bedaŭrinde mia ofico ne permesas ĉiutagan forĵeton de la kolumo, ĉar ŝtatoficisto ĉiam devas esti vestita bonburĝe. Tiurilate mi ankaŭ devas submetiĝi al la modo.

Loĝeja kulturo! Mankas la financaj rimedoj por forigi la multornamitajn meblojn aĉetitajn antaŭ 26 jaroj k anstataŭigi ilin per nuntempaj pli higienaj k pli praktikaj mebloj. Tamen iagrade mi reformis la loĝejon. Ŝtofajn tapiŝojn mi anstataŭigis per linoleumaj, ĉar ili estas multe pli facile

Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn?

(Rilatas la artikolon de K-dino 509 en n-o 349)

Tre mirigite mi legis vian skribaĵon, kara K-dino! Ĉu vi vere kredas, ke la plimulto estas kun vi? Nun ni antaŭ longa tempo jam rimarkis, kiel obstine burĝaĉe vi pensis. Inter ni laborantoj (k mi esperas, ke ankoraŭ laborantoj legas “S-ulo”-n) do estu klaro k ni ne kaŝu ion antaŭ ni. Jes, fakte la “maldeca” vorto “necesejo” povas fariĝi tre maldeca, se oni havas tian ejon kiel ni (enestas vermoj k skaraboj), sed entute ĝi ja estas tre “necesa”. Aŭ ĉu vi ŝatas esti en pralando, kie oni ankoraŭ malhavas ĝin? Nu, mi ne povas imagi tion al mi tro sana. — Pri la citita artikolo de K-dino Klaps mi nur povas diri, ke mi ĝin trovis tre bona k salutas tion, ke ekzistas K-dinoj, kiuj estas sufiĉe kuraĝaj, por skribi ion, kio malplaĉas al la reakcio. Mi nur miras, ke vi ne ankaŭ citis la artikolon de K-dino Tajĥman pri nudkulturo. Eble la tiam de vi skribita sensencaĵo ankaŭ al vi sufiĉas. Kara K-dino 509! Mi vin imagas al mi kiel maljunulino, iomete eĉ kiel monaĥino kun mondpercepto kiel ĝin havis nia avino k ankaŭ kun sufiĉe da mono. Sed ni, ni estas junaj, tute senmonaj, sed esperas por nia infano pli bonan sociordon k pro tio ni ankaŭ estas sinceraj k ĉion nomas per la ĝusta nomo. Ni ne imitas la burĝojn k iliajn metodojn. Ankoraŭ estas tiel, ke la plej sinceraj homoj ankaŭ estas la plej bonaj. K-dino 1615.

Okaze de la Kongresa Semajno

ne aperas n-o de “S-ulo”, ĉar, kiel ĉiujare, redaktoro k administranto veturas al la Kongreso. La venonta n-o aperos post du semajnoj en amplekso de 12 paĝoj.

— paĝo 7 —

purigeblaj k eble pli ol la unuaj ornamas la ĉambron. Sur la muroj pendas nur po unu granda bildo, montranta belan pejzaĝon, sed neniun fantaziaĵon pri elfoj, anĝeloj k. s. Ankaŭ je foto-bildserio pri la parencaro mi rezignis. La multaj metalaj, vitraj aŭ porcelanaj objektoj, iam “ornamintaj” la vertikovon (mezgrandan tolaĵoŝrankon), estas forigitaj k la edzino ŝparas per tio multe da superflua puriga laboro. Devis cedi en la dormĉambro la grandaj pezaj litoj kun malfacile transporteblaj matracoj al blankaj feraj facilmoveblaj litoj, kiuj jam per si mem efikas orname. Ankaŭ en la kuirejo reformis la edzino. Malaperis la etaĝero, sur kiu staris vicoj da skatoloj k potetoj, kies enhavo ĝenerale tute ne respondis al la surskribo sur la ujo k kiuj plej grandparte neniam estis uzitaj. Sed la plej bona volo al reformo trovas sian limon en la enhavo monuja.

Depost 16 jaroj mi loĝas en domo de loĝeja kooperativo k evitas per tio multe da ĉagreno k disputo, kiujn mi iam spertis ĉe privataj dommastroj.

Ĝenerale oni povas diri, ke la nuntempa vivreformo dependas altgrade de la eduko, kiun ĝuis la infanoj ĉe la gepatroj k en la ilin ĉirkaŭanta medio. Sed la gepatran influon ofte superas tiu de l’ parencoj, amikoj, instruistoj aŭ aliaj personoj. Mi spertis tion ĉe miaj propraj tri infanoj, kiuj ofte ne iras la de mi deziratan vojon.

Ĉiu serioza, pensema k progresema plenkreskulo eduku sin mem ĉiutage k ĉie laŭ sia mondkoncepto, kiun li havigis al si dum la travivitaj jaroj. Li ekzamenu ĝisfunde ĉiun novan problemon k agu prijuĝinte ĝin laŭ la elektita starpunkto. Flanke de tio li havas la moralan devon influi en konvena, tolerema k lojala maniero, sen iu ajn teda altrudo aŭ aplombo, la homojn, kun kiuj li vivas.

Ĉio rilata al la vivreforma temo vere meritas esti flegata de progresemaj homoj, kiaj volas esti ĉiuj SAT-anoj. Kvindekdujarulo (135).

POR NIA MEDITO

Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto. Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

*

Eminenta ŝuldanto — malbona paganto.

*

Estu ĉapo laŭ la kapo.

*

Kiu bati deziras, trovas bastonon. Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston. Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia. Muso la katon ĉiam ofendis.

*

Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.

El Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof.

TRA ESPERANTIO

★ XI. Kongreso de SAT en Amsterdam (Nederl.)

2.–7. aŭgusto 1931.

Lasta komuniko

La nura akceptejo estas la kongresejo: “DE BRAKKE GROND”, NES 53/55, Amsterdam-Centrum. Ĉiu direktu sin tien, ĉar tie oni ricevas ĉiujn bezonaĵojn k informojn.

Rabaton ĉe fervojo aŭ tramo ni vane petadis. O. K. K.

5. listo de aliĝintoj

N-o Nomo Loko SAT-n-o
145 Griggs, Londono (Anglio), nova
146 Bowden, M., „ „ nova
147 Bowden,* „ „ nova
148 Scott, A. H., Watford „ 10396
149 Faulhaber, E.,* Amsterdam (Ned.), 13746
150 Gesler, H., „ „ 17268
151 Martin, J. M.,* „ „ 17144
152 Martin, M. G.,* „ „ 17145
153 Keable, G.,* Londono (Anglio), 11 995
154 Bergit, L., Beziers (Francio), 8781
155 Castel, L. M., Toulouse „ 13373
156 Meister, H., Merkstein (Germ.), ?
157 Veen, A., Amsterdam (Ned.), 13606
158 Veen, M.,* „ „ 17031
159 ten Hagen, H., „ „ 16764
160 Rengelink, A.,* „ „ ?
161 Murbio, M., Bekkelagshögda (Norv.), 102
162 Limouzin, E.,* Paris (Francio), 509
163 Cachon, H., „ „ 24
164 Hocking, S., Londono (Anglio), 10641
165 Hall, R., Peterborough „ 7145
166 Mortiers, T., Antverpen (Belgio), 1739
167 v. Es, A.,* „ „ 7440
168 Svensson, Stockholm (Svedio), 14565
169 Fox, J., Praha (Ĉeĥoslov.), 14217
170 Hermanns, P., Duisburg (Germ.), 15446
171 Zähler, L.,* Dortmund „ 17395
172 Rieke, C.,* „ „ 17280
173 Falkenherr, H., „ „ 10084
174 Falkenherr,* „ „ 13563
175 Sandmoller, K., „ „ 17349
176 Hueck, H., „ „ 17393
177 Fluder, A., „ „ 10746
178 Krasner, A., Dortmund (Germ.) 15638
179 Keuning, D., „ „ 10742
180 Schlüter, F., „ „ 15639
181 Rahlf, L.,* „ „ 14358
182 Gerboth, F., „ „ 7729
183 v. d. Heid, B.,* „ „ 13562
184 v. d. Heid, A., „ „ 61
185 Vielhauer, W., Heilbronn „ 16626
186 Pförtner, R., Sebnitz „ 6707
187 Wenzel, A., „ „ 1223
188 Goudlits, H.,* Wurzen „ ?
189 Liegl, Pasing, 7960
190 Schalmey, P., Hannover (Germ.), 7367
191 Mormann, K., „ „ 7947
192 Mitchell, J., Londono (Anglio), 16792
193 Brown, S., „ „ 7327
194 Shipman, A.,* Birkenhead „ 9044
195 Schweighart, F., Salzburg (Aŭstrio), 4562
196 Jurriaans, R.,* Amsterdam (Ned.), nova
197 Roelofs, W. P., Soest „ nova
198 Waldmann, A., Bremen (Germ.), 11761
199 Brauckmann, de Zilk (Ned.), 12707
200 Trotsenburg,* „ „ 12720
201 Bird, J., Sheffield (Anglio), 5847
202 gasto (ne-SAT-ano)
203 Lugo, A., Sheffield (Anglio), 16683
204 Husmann, E.,* Amsterdam (Ned.) 16978
205 Wolf, E.,* Heveadorp „ 17312
206 Polak, E., Amsterdam „ 16914
207 Launay, R., S. P. des Corps (Fr.), 8251
208 Valentiner, J., Hamburg (Germ.), 4041
209 Siesem, H., Amsterdam (Ned.), 16980
210 Lakerveld, N., „ „ 13604
211 Tillard, F. A., „ „ 13595
212 gasto (ne-SAT-ano)
213 Sierag, Amsterdam (Ned.), 16979
214 Matiasen, J., „ „ 17225
215/16 gastoj (ne-SAT-anoj)
217 Mason, B.,* Londono (Anglio), 16420
218 Mason, W., „ „ 16419
219 Hooghuis, H., Groningen (Ned.), 17253
220 de Wart, G.,* Hilversum „ 14507
221 Verheugd, G., Amsterdam „ 17014
222/29 gastoj (ne-SAT-anoj)
230 Blok, Amsterdam (Ned.), ?
231 Schoonenberg, den. Helder „ ?
232 Verschoof, Hoek v. Holland nova
233/35 gastoj (ne-SAT-anoj)
236 de Lange, J., Amsterdam (Ned.), 17094
237/39 gastoj (ne-SAT-anoj)
240 Bersma, J., Amsterdam (Ned.), ?
241 Mulder, D., „ „ ?
242 Liedermooij, Amsterdam (Ned.) 16458
243 Noël, E., le Havre (Francio), 13395
244 Hamksworth, Liverpool (Anglio), 7688
245 Dülken, W., Köln (Germ.), ?
246/47 gastoj (ne-SAT-anoj)
248 de Vos, M. C.,* Amsterdam (Ned.), 16995
249 Exman, C. F., „ „ 16982
250 v. d. Linden, A., „ „ 13879
251 Essenberg, M., „ „ 17276
252/54 gastoj (ne-SAT-anoj)
255 Groenestein, A., Enschede „ 10451
256 Kroonder, A., Amsterdam „ ?
257 de haan, E., „ „ 16981
258/63 gastoj (ne-SAT-anoj)
264 Paverd, J.,* Amsterdam (Ned.), 16193
265 Groeneweg, „ „ 17388
266 Rademaker,* „ „ 17098
267 Carstens, H., Kiel (Germanio), ?
268 Grune, R., „ „ ?
269 Reul, A., Würselen „ 7233
270 Bruckenberger, Bad Ischl (Aŭstr.), 9877
271 Avid, L. G., Villejuif (Francio), 5479
272 Kühlem, W., Köln (Germanio), ?
273 Crispin, J., Blackburn (Anglio), 10510
274/75 gastoj (ne-SAT-anoj)
276 Ramacher, J., Düren (Germ.), 7850
277 Rahlf, M., Dortmund „ 17409
278 Appel, H., „ „ ?
279 Becker, W., Düsseldorf „ 17392
280 Puff, L., Frankfurt a.M. „ 320
281 Steinbach, F., Leipzig „ 10005
282 Liegeois, E., Orchies (Francio), 12783

* = K-dino.

Radio-disaŭdigoj esperantaj en Ĥarkovo

De l’ 18. julio komenciĝis nova ciklo de esp-lingvaj disaŭdigoj ĉe la Ĥarkova radio-sendejo. La disaŭdigoj okazas ĉiusabate (do la 1. 8., 8. 8., 15. 8. ktp.). Horo: 21 h. 45 laŭ MET. Ondlongo: 938 metroj. Por havi la eblon aranĝi laŭeble plej bone niajn disaŭdigojn, ni petas ĉiujn K-dojn sciigi al ni (laŭ adr.: Esperanto-Disaŭdigo, Palac Praci 60, Ĥarkov, USSR) jenon: 1. ĉu taŭgas tempo de l’ disaŭdigo (aŭ kiu estas preferinda)? Ĉu

— paĝo 8 —

necesas plioftigi la disaŭdigojn? 2. Kiuj temoj vin speciale interesas? Kion vi prefere aŭskultos el la programo? Ĉu ĉi tiu konsistu ĉiufoje el nur unu raporto aŭ el kelkaj malpli grandaj? 3. Ĉu samtempe disaŭdigi revol. muzikaĵojn? Kiajn? 4. Ĉu vi dez. ricevi la tekstojn de l’ disaŭdigoj k eluzi ilin por la nacilingva gazetaro? Radio-Ĥarkovo.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

De 23-a ĝis 25-a de majo okazis en Hamburgo la 20-a Germana Esp.-Kongreso kun oficiala akcepto de l’ estraro k konsilantaro ĉe la urbestro. Samtempe okazis la jarkunveno de l’ esp.-unuiĝo de germanaj instruistoj k pacista kunsido. La malferman kunsidon ĉeestis ĉ. 400 personoj, esp-istoj k gastoj. Laŭ la admin. raporto GEA havas nuntempe 128 grupojn kun 2197 pagantaj membroj.

*

Por esperanta teatro-arto en Londono vigliĝas entuziasmuloj. Okazis prezentoj de du originalaj komedioj dum majo. La ludantoj estas organizitaj en Londona Drama Rondo.

*

La kurso de Andreo Ĉe, okazanta de 20-a ĝis 31-a de julio en Krakovo (antaŭ la en tiu urbo lokon havanta 23-a universala kongreso de esperanto) estas oficialigita de la Krakova urbestraro.

*

La Lubljana meteorologia instituto eldonis originale en esperanto sciencan broŝuron pri la oscilado de la riverniveloj en sudorientaj Alpoj, kiu estas dissendata al sciencaj rondoj tra la tuta mondo.

*

La dua verko de Remark (Remarque), la konata milit-aŭtoro, aperos sub titolo “La vojo returne” post kelkaj semajnoj en esperanta traduko.

*

Oni akceptis en la 22-a jarkunveno de la Internacia Rotario (Rotario estas grupiĝo por reciproka helpo) en Vieno rezolucion favoran al esp-o k starigis esplor-komisionon, kiu okupos sin pri la ebloj enkonduki esp-on en lernejoj ktp. Vienaj esp-istoj aranĝis okaze de tiu kongreso specialan kunvenon vizititan de pli ol 120 personoj.

*

Franca esp-ista kongreso okazis de 23. ĝis 25. majo en Dijono. Ĝi estis malfermata per propaganda parolado de profesoro ĉe Grenobla universitato, subdirektoro de elektroteknika instituto samurba, s-o Dejo (Dejeau). Akcepto ĉe la urbestro; la ministro de l’ publika instruado estis reprezentita. Raportoj pri la diversaj fakoj de l’ organizo. Nombro de kongresaliĝintoj 163, havantaj mandatojn por ĉ. 1700 membroj.

*

La 26-a Skota Esp. Kongreso okazis de 15.—18. majo en Ardenkonel; ĝin partoprenis ĉ. 150 personoj, inter kiuj estis por la unua fojo oficialaj delegitoj de diversaj lokaj Esdukaj Institutoj (instruist-grupoj).

*

La estona registaro aranĝas k subvencias oficialan Ĉe-kurson 11-tagan en Tartu por la estona, finlanda, latva k litova instruistaro, kiun gvidos Ĉe mem (dum unua duono de julio).

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Dudekdua Universala Kongreso de Esperanto (Oxford, 2—9. aŭg. 1930). Oficiala Dokumentaro Esperantista. Eld. Internacia Centra Komitato de la Esp-Movado, 1, Tour de-l’Ile, Genève (Svisio). 140 pĝ. Form. 14×22 cm. Prezo nenotita.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Tagblatt, Linz, 27. 6., Rezignu vian potencon (343).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

The Labour Woman, Londono, jul. (rubr.); Signalen, Stokh., 2. 7., 9. 7. (ankaŭ pri SAT-kongr.); Le Socialiste de la banlieue Sud, julio; Aichfelder Ztg., Knittelfd., 13. 6.

Jubilea n-o de “De Wapens Neder” (monata gazeto de internacia antimilitisma unuiĝo en Nederl.) de julio 1931 presigas fruntpaĝe kliŝojn de la gazetoj, kiuj uzas materialon el la gazetservo de IAMB, i. a. “S-ulo”. La jubilea kongreso de IAMB okazis 25. ĝis 26. julio en Hago (kun paroladoj de diverslandaj sindikatistaj k anarkistaj gvidantoj).

NIA POŜTO

M. Leber. — Ni presigos vian artikolon en “L. L.”.

7780. — Ni ne uzos vian tradukon, ĉar ni raportis pri la afero jam dufoje en “S-ulo” (La Klasbatalo tra la Mondo).

16 896. — Mankas loko por enmeti vian artikolon. Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

AŬSTRIO

—La plej granda Aŭstriulo interŝ. L, PK, PI, kĉl. Nepre resp. Mi estas komercisto. Adr.: Fred Sibitz (Göc), Bruck an der Mur.

K-do Antono Latera, Kuefsteing. 48/24, Wien XIII., kĉl, PM, PK, L, PI.

FRANCIO

6 Gek-doj dez. korespondi kun ĉ. l., escepte kun Germanio. Skribi al: Moreau Roger, Fg. Pont-Levis, St. Junien (Haute-Vienne).

GERMANIO

—LEA-grupo koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI, gaz. il., esp-aĵoj. Resp. garantiata. Adr.: Jos. Chraust (13 676), Bebelring 31/II, Mainz/Rh.

SVISIO

K-dino Herta Tauber (juna esp-istino), Casa Balossi Tessin, Orselina-Locarno, kun ekstereŭropaj Gek-doj. Resp. garantiata.

[REKLAMO p.8] Esperantista Libertempejo. 13 km. de Nice. Suno tutan jaron. Plena pensiono en domo de 5½ mk. g. Ekskursoj, nekare. Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu: al: K-do Yelland, Aspremont apud Nice (Francio).

[REKLAMO p.8] Somera surprizo fariĝis por la esperantistaro la verkoj de la fama hungara verkisto Kolomano Kalocsay, tradukinto de Tragedio de l’ Homo, ĉefredaktoro de Literatura Mondo. Fine de julio samtempe aperos la tri verkoj: Streĉita Kordo — Originalaj poemoj de la verkisto. Vi trovos en ĝi la plej famajn poemojn: “La patrineco”, “Pala procesio” k. a. 192-paĝa. Bindita P. 6.50, broŝ. P. 4.50. Rimportreto — 55 portretoj de esperanto-steloj el ĉiuj tendencoj de la movado, kun foto de la “steloj”. 128-paĝa. Bindita P. 5.—, broŝ. P. 3.—. Lingvo, Stilo, Formo — Studoj pri esperanto. La plej abundaj klarigoj pri la esperanta versfarado, rimaro, internacia stilo, pri la evoluo de esperanto verkita de la plej fama nuntempa stilisto. 160-paĝa. Bindita P. 5.40, broŝ. P. 3.40. Al la prezoj aldonu 10% por sendkostoj. Kiuj mendas ĉiujn tri verkojn kune ĝis la 15-a de julio (ekstereŭropanoj ĝis 1. aŭgusto) ricevas la broŝuritan eldonon anstataŭ P. 12.— por P. 10.— (afrankite), la binditan eldonon anstataŭ P. 18.60 por P. 15.40 (afrankite). Por koni pli detale, postulu detalan prospekton. Rapidu mendi ĉe la eldonejo Literatura Mondo (Bleier Vilmos) Hungario, Budapest IX. Boráros tér 6. IV. 11. (Hungara poŝtŝparkasa konto Budapest, 25, 168) aŭ ĉe Administracio de SAT, Leipzig O 27.

[REKLAMO p.8] ISK — Esperantlingva revuo eldonita de Internacio de Socialista Kunbatalo. Reduktita abonprezo! Pojare (4 numeroj) nur 1.— mk. germ. aŭ 4 internaciajn respondkuponojn. Petu provekzempleron senprokraste de “ISK”-Expedition, Nikolausbergerweg 67, Göttingen (Germ.)

ENHAVO

paĝo
Grava fako de militindustrio: La aviadil-fabrikoj 345—46
Rakontas SAT-anoj, kiuj travivis la militon 346—47
Militon al milit’! 347
La oratoro 348
Civilizo k barbareco 348
La klasbatalo tra la mondo 348—49
Mi volas scii 349—50
Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn? 350
Pri vivreformo 350—51
Por nia medito 351
Tra Esperantio 351—52
Korespondado, Anoncoj 352

Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)

N-ro 357-358, 13-a de aŭgusto 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 30,3,69,14] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.

7-a JARO, N-o 357/58 · LEIPZIG, 13. / 8. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner [?], Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

LA FONTO DE SENLABORECO

Terura fantomo travagas la mondon. Ĉie kreskas la armeo el senlaboruloj; pli k pli malaperas la espero solvi tiun ĉi problemon k reakiri okupon por la plimulto de l’ senlaboriĝintoj.

En Usono oni nombras ok milionojn da senlaboruloj, en Germanio kvin milionojn, inkluzive familianoj preskaŭ kvarono de l’ tuta loĝantaro. La nombro de l’ britaj senlaboruloj estas du ĝis tri milionoj, k por la tuta mondo taksas la Internacia Labor-Oficejo ilian nombron je 40 milionoj. Sed estas eĉ dubinde, ĉu tiu cifero sufiĉas; ĝi ja enhavas nur la oficiale taksitajn ciferojn. Jam en Usono, lando de plej detala ekonomia statistiko, ekzistas pri la senlaboruloj nur neprecizaj taksoj inter tri k ok milionoj. Kaj nur por Ĉinio Kuo Ŝien-jen taksas la koncernan nombron je 15 milionoj.

*

“Kial tia mizero, kial senlaboreco?” Ĉi tiu demando sin trudas al ĉiu. Des pli ankoraŭ jena demando: “Kiel ni povas forigi la senlaborecon? Ĉu estas eble forigi ĝin?”

La pliiĝanta ekonomia krizo vekis tiujn demandojn. Vigla diskuto publika rezultis el tio. Multformaj k tre diversaj estas la proponoj faritaj kiel helpiloj kontraŭ senlaboreco. Sed nur tre malmultaj inter ili estas uzeblaj. Ne sciante eliron, la plej multaj laboristoj staras antaŭ ĉi tiu problemo; k ankaŭ la plej multaj el iliaj gvidantoj.

Solvi problemon oni povas nur tiam, kiam oni konas la fundamentajn kaŭzojn. Sed ĝuste pri tiuj ekzistas la plej diversaj opinioj. Tial oni proponas ankaŭ la plej diversajn rimedojn. Unuj postulas plialtigon de l’ efektivaj salajroj aŭ, pli radikale, forigon de l’ profito. Aliuj proklamas kiel helpilon kontraŭ senlaboreco la labor-semajnon malpliigendan je kvardek horoj. La ne esprimita espero ĉe tiuj estas, ke la krizo iam finiĝos k ke tiam la problemo estos sensignifa.

Ĉu senlaboreco nur estas fakto de l’ ekonomia krizo? Certe ne! Mi konas

[BILDO p.1 | 34,44,64,68] Siluetoj: supre tri staturaj viroj antaŭ cirklo kun urbo, fabrikaj kamenoj kaj preĝeja turo; sube vico de kliniĝintaj viroj kun bastonoj, kiuj marŝas al la urbo.

La denaskaj enloĝantoj k almigrintoj en la germanaj urbegoj

Montriĝas en tiu ĉi bildo la grandega formigrado el la kamparaj en la urbajn distriktojn dum la periodo de l’ kapitalisma disvolviĝo. Inter 10 laboruloj en germanaj urbegoj antaŭ la milito estis nur 3 denaskaj enloĝantoj k 7 almigrintoj

laboristojn, kiuj ne ricevis okupon jam ekde sia profesia ekzameno antaŭ kelkaj jaroj. Ili ridus ironie pri la supra demando. Pri ekonomia scienco ili ja ne scias multe, sed, ke senlaboreco estas daŭra fakto de nia ekonomia sistemo, tion ili sentas per sia propra sorto. Oni demandu la britajn teksistojn aŭ la kamp-laboristojn orienteŭropajn. Milionoj da tiaj laboristoj ekzistas en la mondo. La Internacia Labor-Oficejo raportas ja pri la senlaboreco, ke ekzistis en jaro 1910 10,8 milionoj da senlaboruloj, fine de l’ jaro 1914 — do, jam komence de l’ milita “bonstato” ekonomia — 13,2 milionoj k en jaro 1919 eĉ 32,7 milionoj. Ni do ekkonas, ke senlaboreco ekzistas jam ĉiam k ĉie.

Plialtigo de l’ efektivaj salajroj certe estas alcelinda postulo. Sed ĝi restas utopio ĉe rezervarmeo de milionoj da senlaboruloj. Plialtigi la efektivajn salajrojn, tio signifas ĉe nunaj cirkonstancoj malplialtigi la profitojn de l’ kapitalistoj (ĉu per plialtigo de l’ nominalaj salajroj, ĉu per malplialtigo de l’ var-prezoj, ĉu per plialtigo de l’ impostoj koncernantaj la entreprenistojn, ĉu per malplialtigo de l’ lim-impostoj). Kelkaj eĉ postulas kompletan forigon de l’ profitoj. Eĉ la unua postulo ne estas efektivigebla: Dum postkuras unu mastron ankoraŭ du laboristoj, ili estas devigataj konsenti ĉian salajron, kian la mastro diktas. La rezervarmeo de l’ senlaboruloj estas la baro por la realigo de pli altaj salajroj; ĝi estas la kondiĉo, ke laboristoj povas esti ekspluatataj. El tio rezultas, ke forigo de senlaboreco ne estas ebla en la kapitalista sistemo, ke en tiu, ĉe plej favoraj cirkonstancoj, estas ebla nur ĝia malpliigo. Forigo de senlaboreco signifas forigon de l’ kapitalismo!

De kie devenas la rezervarmeo?

En la marksista kalendaro “Socio k Ekonomio” 1930 estis la ĉi-apuda bildo.

Ĉi tiu statistika konstato certigas observon, kiun ni, urbanoj, povas fari pri la propra aŭ konataj familioj. Tion ankaŭ certigas la (“dorso-sakuloj”) veturantaj ĉiun matenon de nia urbeto en la proksiman urbegon; k ni povas vidi ilin matene k vespere en la stacidomoj de ĉiuj urbegoj.

— paĝo 2 —

354 SENNACIULO

La klariga teksto de nia kalendara bildo konstatas: “La troo de l’ naskiĝoj en la patriarkaj kamparaj distriktoj estis multege pli granda ol en la industriaj distriktoj… Sed la junularo plenkreskinta sur la kamparo ne povas ricevi okupon en la vilaĝoj; ili devas vendi sian laborpovon en la urbo.”

Trafe priskribas tion ankaŭ Damaŝke, kvankam li konkludas el tio nur sendanĝerajn reformojn. “La ‘industria rezerv-armeo’… ekzistas k pendas kiel pezo da plumbo sur ĉia evoluado de l’ organizita laboristaro. De kie ĝi venas? La faktoj klare respondas: Serĉante okupon ĝi migras en niaj industriaj distriktoj el la orientaj provincoj prusaj, el Polio, tio estas, el distriktoj, en kiuj faras senlaboraj la laboristojn certe ne la superreco de l’ industrio, sed la supereco de l’ grandaj bienoj. La tero estas la unua kondiĉo por ĉia homa laboro; kie ĝi troviĝas en propraĵo de malmultaj homoj, tie ekzistas viv-eblo nur por difinita nombro da enloĝantoj. Tie la rezervarmeo naskiĝas ankoraŭ nun.”

Laŭ tio la rezervarmeo venas de l’ kamparo k ĉefe el la distriktoj de l’ tera grandposedo. Tio montras al ni ankaŭ la eventualan kaŭzon. Por certigi nin, ni do faru k pruvu jenajn demandojn:

Ĉu la rezervarmeo venas de l’ kamparo?

Kio estas ĝia kaŭzo?

LITERATURO:

Germanlingve:

Kuo Shien-yen k Karl Hinkel: “4600 jaroj de Ĉinio”. Göttingen 1930.

“ISK” n-o 5, majo 1930.

“Leksikono de l’ politikaj sciencoj”, 4. eld.

Adolf Damaŝke: “La reformo de l’ terrajto”. Jena 1922.

*

Germanio estis ĝis la mezo de l’ pasinta jarcento ĉefe agrikultura lando; jam tiam ĝi havis rezervarmeon, la rezerv-armeon el elmigrintoj al Usono k aliaj transmaraj landoj. Oni taksas la nombron de l’ germanaj enmigrintoj en Usono por la tuta jarcento je kvin milionoj. Tra la du havenoj Hamburgo k Bremeno elmigris en la jaroj 1836—1849 66 000, 1850—1870: 360 000 homoj; en Usono enmigris el Germanio en la jaroj 1871—1880: 718 000, 1881—1890: 1 453 000, 1891 ĝis 1900: 544 000 k 1901—1910: 342 000 homoj.

Pri la deveno de tiuj elmigrantoj oni raportas: “La troa loĝantaro, konsiderota por la elmigrado, tute ne havas rektan proporcion al la loĝantara denso… En Prusio, ekzemple, la plej maldense loĝata provinco Pomeranio regule havas la plej grandan nombron da elmigrantoj.” Kaj la proporcio de elmigrantoj al la loĝantaro estis jena:

El 100 000 loĝantoj estis elmigrantoj el en jaroj: 1890 1895 1900
Okcidenta Prusio 753 130 91
Pomeriano 542 103 51
Poznanio 630 136 118
Saksio 75 50 21

42,5 elcentoj de la enmigrintoj en Usono estis kamplaboristoj k nur 19,5 elcentoj industriaj laboristoj (la resto sendependaj kampuloj, metiistoj k intelektuloj). “La agrara distrikto… (Prusio oriente de l’ Elbo, Meklenburgo, Ŝlesvigo k Holstejnio, Hanovrio, Oldenburgo) elmigrigis dum la tempo de 1871 ĝis 1895 55 elcentojn el la tuta kvanto da elmigrintoj, la “ĉefe industria” meza k okcidenta Germanio 19,4 elcentojn.

Fine de l’ jarcento, Germanio fariĝis industria lando. Inter la jaroj 1871—1910, la nombro de ĝiaj urbanoj kreskis de 14,2 al 39 milionoj. Sed la nombro de ĝiaj vilaĝanoj eĉ malgrandiĝis iomete de 26,2 al 25,9 milionoj. La elcenta parto de l’ kamparana profesiularo malpligrandiĝis de 64 elcentoj en la jaro 1871 al 40 elcentoj en jaro 1910 k 37 en jaro 1919. Tio okazis, kvankam la pluso de l’ naskiĝoj estas sur la kamparo multe pli granda ol en la urboj. Kiel montras nia bildo, la pliiĝo de l’ urba loĝantaro devenas el la kamparo. En Silezio la pluso de l’ naskiĝoj por la lastaj 50 jaroj estis 1 miliono; sed la formigrado de la kamparo sumiĝis je 1,4 milionoj; la mezkvantan formigradon dum unu jaro oni taksas je 24 000 homoj. De 1900 ĝis 1910 formigris el la orientaj provincoj germanaj ĉirkaŭe 750 000 homoj. Kaj ĉi tiu migrado daŭras ankoraŭ nun: de 1919 ĝis 1925 formigris el orienta Prusio 158 000, el Pomeranio 70 000 homoj. Klare ni vidis tion ankaŭ per la ciferoj pri perdo de loĝantoj: de 1895—1900 perdis homojn pro formigrado Orienta Prusio 18,6 por 1000, Okcidenta Prusio 10,7, Pomeranio 11,8 por 1000; sed Hanovrio perdis nur 1,6, Ŝlesvig-Holstejno 0,5 k Hesen-Nasaŭ 0,6 por 1000; la loĝantaro de l’ industriaj distriktoj kreskis: Rejnlando je 5,5, Saksio 6,6 por milo.

Ĉi tiuj ciferoj montras al ni ankaŭ la kaŭzon de tiu ĉi migrado. Ni vidis, ke la rezerv-armeo venas el la kamparaj distriktoj. Sed la formigrado el la orientaj distriktoj estas pli granda ol el Hanovrio, Hesen-Nasaŭ ktp. Ĉi lastaj estas distriktoj de l’ mezaj k malgrandaj kampuloj sed en la orientaj distriktoj superregas la posedantoj de grandaj bienoj. Pri la kaŭzo de l’ migrado malnova leksikono jam raportis: “… La granda elmigrado el Pomeranio certe sekvas el la tieaj malfavoraj kondiĉoj terkulturaj, precipe el la superregado de l’ grandaj bienoj. … En Saksio evidentiĝas la kapablo de progresinta industrio teni relative malgranda la elmigradon malgraŭ treege densa loĝantaro; aliflanke montras la ekzemplo de Bavario, ke ĉefe terkultura lando per favoraj kondiĉoj por la kampula propraĵo same kapablas reteni la loĝantaron en lando…”

En 1907, 23 566 grandaj bienoj okupis 22,2 elcentojn el la kulturita tero de Germanio; sed en Silezio k Brandenburgo la elcenta parto estis 33, en Orienta Prusio 37 k en Pomeranio 51 elcentoj; en Meklenburgo eĉ 60 elcentoj. Ni do vidas, ke la formigrado estas pli granda en la distriktoj de l’ grandaj bienoj ol en la kampulaj distriktoj. Oni devas konsideri ankaŭ, ke la grandaj bienoj tute ne estas la fakta propraĵo de l’ grandaj terposedantoj. En Orienta Prusio mi konas vilaĝojn, “nobelajn vilaĝojn”, en kiuj la vilaĝanoj estas nur farmistoj de l’ terposedanta nobelo. Tiaj bienoj validas kiel malgrandaj aŭ mezaj bienoj. Ĉar pri la terpropraĵo ne ekzistas statistiko. Oni “volis eviti malfaciligon de l’ kampara statistikfolio per pliaj demandoj” (2 inter 190!), kiel diris oficiala statistikisto. Ekzistas nur privata statistiko (de Hebiĥ) pri la nobela granda bienpropraĵo. Laŭ tiu statistiko, 4700 nobeloj posedas 2,8 milionojn da hektaroj aŭ 11 elcentojn el la kulturita tero en Germanio; sume ili posedas 12 elcentojn de l’ tuta tero germania. Jam la 14 plej grandaj el ili posedas 508 000 hektarojn aŭ unu elcenton de l’ germania tero. Eĉ en la vilaĝana Heslando 22 nobeloj posedas jam pli da tero ol la 15 000 bienoj ne pli grandaj ol 5 hektarojn.

Mi resumas: En Germanio la rezervarmeo venas de l’ kamparo, k ĉefe ĝi venas el la distriktoj de l’ granda terpropraĵo.

LITERATURO:

Germanlingve:

“ISK” n-o 10, okt. 1929. N-o 3, marto 1930.

Adolf Damaŝke: “Historio de l’ ekonomia scienco”. Jena 1922.

“Brokhaŭs-Leksikono”. Lajpcigo 1882.

“Leksikono de l’ politikaj sciencoj”, 4-a eld.

Teodor Hebiĥ: “Germanaj bienegoj (Latifundien)”. Kenigsberg 1929.

“Frankfurta Gazeto” n-o 93 k 498, 1929.

“Dimanĉa gazeto” n-o 43, 1928.

(Daŭrigota.) 16 900.

[REKLAMO p.2] Nova SAT-libro! Ĵus aperis kiel volumo 12/13 de “Biblioteko de Sennaciulo” Kristanismo kaj Patriotismo de L. N. Tolstoj. Traduko de I. Maĉernis. Kun bildo de l’ aŭtoro. 112 paĝoj. Form. 11×14 cm. Prezo: 1.20 mk. g. Mendu tuj ĉe Sidejo, 23 rue Boyer, Paris XX, aŭ Administrejo de SAT, Colmstr 1, Leipzig O 27

— paĝo 3 —

SENNACIULO 355

Mondkonkera programo de la judoj?

Naciulaj rondoj ĉiulandaj de tempo al tempo okupiĝas pri dokumentoj laŭdire reprezentantaj mondkonkeran programon de la judoj. La publikigintoj mem devas konfesi, ke ili ne povas klarigi la devenon de la dokumentaro, ĉar ĝi nur per perfido estis malkaŝita. Oni postulas, ke la judoj pruvu la malĝuston de tiuj dokumentoj, kvankam ĝenerale la akuzanto devas liveri pruvojn, ne la akuzato. Laŭaserte la judoj nur kritikis negravaĵojn, sed neniam enpenetris la probleman kernon, ankaŭ ne neis la ekziston de tiaj dokumentoj. Por la naciuloj cetere ne necesas faktaj pruvoj, sed sufiĉas la “interna pruvoforto” konsistanta en la komparo de la plano kun la okazaĵoj. Tiu metodo ja estas tre simpla, sed male oni ankaŭ povas supozi, ke la eldonintoj de la dokumentoj verkis ilin laŭ ĝistiamaj cirkonstancoj k atenditaj okazontaĵoj por tiele prepari harmonion inter la enhavo k la paso de la aferoj. Ni ne volas esplori la falson aŭ realon de tiuj dokumentoj; ni nur konstatu, ke oni celas nenion alian ol vualite miskreditigi la internaciisman k sennaciisman ideojn k precipe la socialismon. Ĉar oni povas konkludi la iom antaŭvideblan evoluon politikan el la persocialisma laboro en Sovetio k el la porsocialisma agado en aliaj landoj, ne estas malfacile submeti “dokumentojn” al la supozita estonto k prezenti ilin kiel programon de juda mondkonkero.

Laŭ imago de naciistoj tiu ĉi programo aspektas tiel, ke la judoj organizite laboras en ĉiuj landoj je faligo de monarkio k starigo de respubliko. Ekzistas kvazaŭa detruplano mondskala, laŭ kiu la popoloj estu bombardataj per difinitaj teorioj, i. a. oni ĉie subfosadas la aŭtoritaton de la patriaj potencoj, kiel eklezio, reĝoj ktp. Kiam iu ŝtato estas aliformigita en respublikon, oni preparas konvenan konstitucion, kiu ebligas poste plivastigi la rajtopovojn de la prezidanto. (Oni rimarku, ke ĝuste tiun ĉi postulon akcelas la naciistaj elementoj en ĉiuj respublikoj, do strange ili konformas kun tiu laŭdira juda mondkonkeragado.) Krome la programo enhavas ian socialan flankon, nome dependigi iom post iom la industriistojn de la financkapitalo koncentriĝanta en judaj manoj. Per salajropostuloj de laboristoj, instigataj ankaŭ de juda influo (vidu la baton kontraŭ la sindikatoj!) la entreprenistoj, starantaj enmeze inter grandkapitalo k laboro, malrapide pereadas. La ŝtatojn oni per pruntoj submetas al la dependo de judaj finanzkapitalistoj. Tiel la tutan regadon super ŝtatoj k popoloj kontrolas k kaŝe uzurpas la judoj, dum la demagogie fanatikigitaj diversnaciaj nejudoj konspiras k militas unu kontraŭ la alia.

La komentintoj provas pruvi la ĝuston de siaj asertoj per citaĵoj pri la hebrea religio. Jam la malnova testamento deklaras la judojn “elektita popolo”. Tial ili klopodus, starigi por si la mondregadon k finfine transformi ĉiujn naciajn regnojn en unu ŝtaton superatan de la judismo. Surprize tamen la leganto ekscias, ke — spite ĉio — la terura programo montras “etikan enhavon”.

La naciistoj kompreneble alvokas al kontraŭbatalo de la judaj intencoj. Ili vidas la savon nur en konservo de la nunaj nacioj sen judoj, kiuj estas — nebezonataj sur la tero.

Ĉu infanaĵoj? Ni ekkonas, ke la tutmonda reakciularo klopodas, per ĉiaj rimedoj devojigi la intereson por la socialismo k servigas al si ne nur la teroron, sed ankaŭ rasajn aŭ religiajn antaŭjuĝojn.

La socialisma movado celas doni la potencon al la proletaro k tiu ĉi venkinta la klasajn privilegiojn certe ne toleros tiajn de rasoj. Oni nur povas esperi, ke la natura rezisto-instinkto de sanaj popoloj fiaskigus tiujn eventualajn arogojn. La efektiviĝinta socialismo sendube malebligos tiel malprofiton kiel privilegiojn por ĉiuj eksklasoj, rasoj, nacioj aŭ religioj.

F. S. (16 462).

Konstatoj en registara raporto pri Hindio

La nuna registaro de Laboro britia starigis en 1929 komisionon por enketi pri hindiaj laborkondiĉoj, k ĉi tiu komisiono ĵus publikigis sian raporton.

[BILDO p.3 | 37,41,71,58] Foto: malaltaj domoj kun tegmentoj de hindaj laboristoj; antaŭ ili kelkaj homoj en blankaj vestoj sur polva korto.

Loĝejoj de hindaj laboristoj en Ahmedabad

La meza vivdaŭro antaŭ-atendata ĉe naskiĝo por homo estas en Hindio 25 jaroj, en Britio 54. La infanoj, kiuj mortis en 1929 antaŭ ol atingi 7 jarojn, estis 298 el 1000 en Bombe (Bombay) k en la laborista kvartaloj de Rangun k Madras 350 el 1000. En Bombe 97% el la laboristoj, en Ahmedabad 73%, loĝas en nur unu ĉambro, kiu entenas inter 6 ĝis 9 personoj. En Karaĥi tiel vivas triono de la enloĝantaro. En Madras 25 mil unuĉambraj loĝejoj priservas 150 mil personojn aŭ kvaronon de la loĝantaro. La plejmulto el tiuj loĝejoj havas neniujn fenestrojn.

La komisiono pro tio rekomendas: “Ĉiu nova domo nepre havu fenestran k plafonan aerumadon.” Ĝi ankaŭ rekomendas, ke ĉe estontaj domplanoj estu sufiĉe da sanitaraj necesejoj.” En Rangun granda parto de la urbo estas sen kloako. La plejmulto el la industriaj laboristoj estas ŝuldantoj por la plej granda parto de sia vivdaŭro. Multaj eĉ naskiĝis kun ŝuldoj, k okazas, ke la filoj akceptas respondecon pri la ŝuldoj de siaj patroj pro sankcioj religia, socia k leĝa. La procento pagota pro la ŝuldoj atingas ĝis 150% ke eĉ pli en jaro. Oni atingas tian gradon, ke la pruntedonanto prenas de la laboristo lian tutan salajron k donas al li apenaŭ sufiĉon por vegeti, k eĉ laborigas lian tutan familion en simila maniero.

En unu haveno la komisiono trovis infanojn apenaŭ 12-jarajn ŝipojn ŝarĝantajn per karbo. En la Amritsar-tapiŝofabrikoj ĉe ĉiu teksilo laboras 2 infanoj malpli ol 12-jaraj, unu pli ol 14-jara, k unu teksisto. Tiuj infanoj, kiuj eklaboras en aĝo de 6 ĝis 9 jaroj, estas venditaj al la teksisto de la gepatroj por amortizi ties ŝuldojn. Estas neniu limigo al ilia labortago, k oni humiligas ilin per korpa punado. La fabrikposedanto rifuzis la 8-horan labortagon al ĉi tiuj infanoj.

En la juto-fabrikoj de Bengalio la patrinoj kunportas siajn infanetojn en la fabrikojn; k oni trovas ilin kuŝantaj inter skatoloj k sakoj k en aliaj netaŭgaj lokoj. La komisiono konfesas, pri la juto-fabrikoj: “La plejmulto el la laboristoj eklaboras je la 5.30 h. k finas je la 19-a h. kun diversaj paŭzoj.” En la teĝardenoj de Asam infanoj eklaboras en aĝo de 4 aŭ 5 jaroj, laŭ la diroj de unu estro, tuj kiam ili povas marŝi. La komisiono rekomendas, ke ili eklaboru en aĝo de 10 jaroj. En Bombe k Rangun la doklaboristoj laboras 11 ĝis 12 horojn sen paŭzo (nokte 11½ h.). La komisiono rekomendas 9-horan labordaŭron kun “permeso” kromlabori pluajn 3 horojn.

La salajro universale estas pagata

— paĝo 4 —

356 SENNACIULO

ĉiun monaton; tiel la laboristo ĉiam pruntas kontraŭ alta procento. Antaŭ ol la laboristo ricevas sian salajron, oni forprenas de ĝi grandan elcenton pro difekto al materialo, rompo de disciplino ktp. Oni punas lin, se li forestas unu tagon, per salajroperdo por du tagoj. La laborgvidanto rajtas dungi laboristojn, kiuj subaĉetas lin aŭ por akiri aŭ por teni tiun ĉi laboron.

Eĉ se la laboristo forrestas pro malsano, li devas pagi denove al la estro. Nuntempe 42 477 virinoj laboras en minejoj, plenigante kuvojn per karbo, aŭ suprenportante pezajn korbojn kun salo, laŭlonge de la ŝtuparo hakita en la muroj de la salminejoj. Ili laboras 12 horojn same kiel la viroj. La leĝo de 1928 permesas al infanoj 13-jaraj labori subtere.

La salajro de hakistoj la plej bonpagata grupo, en la karbminejoj, varias inter 15 ĝis 22½ ŝilingoj monate (ŝilingo = ĉ. ¼ dolaro). La salajro por juto- k koton-fabriklaboristoj por 60-hora semajno estas jena: En Bombej — viroj ricevas 57 ŝil. monate, virinoj 27 ŝ.; en Ŝolapur 38 ŝil. (viroj), 15 (virinoj), 8 (infanoj). En Kalkuto: 8 ŝ. semajne oni pagas al jutŝpinistoj, 17½ al teksistoj. Punjabsalministoj ricevas 2 ŝ. tage, t. e. 60 ŝil. monate. Bengal-karbministoj — 1 ŝil. tage aŭ 30 ŝ. monate.

La komisiono stimulas en sia raporto al sindikata organizado. “Mastroj k publiko devus bonvenigi ĝian kreskadon. Iu formo de organizado estas neevitebla, ĉar la bezono estas akuta k devas elvoki iun respondon. Se ne estiĝas bone organizita sindikata movado, tiam estiĝos iu pli danĝera formo. Etendiĝas komunistaj influoj precipe en Bombe, k en la teksistaj strikoj la komunistoj gvidis la organizadon…”

Kompilis laŭ “Ĉiutaga Laboristo” (Daily Worker) I. Floro (3398).

De iama kavalirkastelo al infanhejmo

Depost la lasta junia dimanĉo pliriĉiĝis la aŭstriaj Infanamikoj je unu hejmo, kiu eble rajtas akcepti la glortitolon esti la plej bela hejmo. Ĝi estas la infanhejmo en Roteaŭ (Rotheau) ĉe Trajzen, kiun la infanamikoj akiris dum plej malfavora kriztempo por ĉiuj proletaj infanoj. Sed tion oni tuj devas diri, ke pli ideala loko por tendaro ne estas imagebla ol la iama kavalirfosejo, hodiaŭ kovrita per maljunaj pinoj. Kvin jarcentoj preterpasis, de kiam la lastaj kavaliroj okupis la “Altenburg” k kuraĝe defendis sian liberon kontraŭ la monaĥejaj sinjoroj transe en Lilienfeld. Supre sur la altaĵo de l’ kastelmonto troviĝas, per arbaro surkreskita, nur ankoraŭ restaĵoj de l’ fundamentaj muroj, kiel lasta memoraĵo pri iam potenca k obstina kavalirgento de l’ “Altenburg”-anoj. Ĉirkaŭ la kastelo troviĝas bienoj k servistaj domoj apartenintaj al la kastelo, sed pli malfrue dum la kamparana liberiĝo fariĝintaj posedo de l’ kamparanoj. Unu el tiuj domoj aĉetis la Infanamikoj de Sankta Pölten kune kun kampoj, herbejoj, arbaro k kastelmonto.

Ĉi-ĉio nun apartenas al la infanoj, k ties gepatroj gvidataj de distriktestro Kopatseka iris aŭ veturis ĉiun sabaton k dimanĉon al la kamparana domo por transformi ĝin al reala infanhejmo. Sed nun la hejmo estas finkonstruita, k la Ruĝaj falkoj (organizo de socialistaj gejunuloj) jam bivakas en siaj tendoj flegante la gardfajron tutan nokton sub centjaraj pinoj. Kia romantiko!

En la vestiblo de la domo troviĝas granda afiŝo kun jena versaĵo:

Infanoj! nia saluto estas amikeco! Bonvenaj ĉiuj, kiuj indas, Ke oni gasteme ilin honoru. Kiu foriris pliboniĝinta, Denove estos li bonvena.

Inter la ĉefaj edukmetodoj estas ankaŭ la propagando de l’ alkohola abstinenco. Pro tio la iama mostkelo fariĝis laktokelo. La bela lokiĝo de l’ hejmo allogis dum ĝia malfermo tiom multe da personoj, plenaĝuloj k infanoj, ke ili devis okupi preskaŭ la duonan parton de l’ kastelmonto. Tiu impona proleta festo finiĝis per kantoj, ludoj, muzikprezentoj, ĝojkrioj; aŭdiĝis ankaŭ salutoj k vokoj esperantlingvaj, ĉar ĉeestis tie sufiĉe multaj geesperantistoj.

Jos. Burger, St. Pölten.

[REKLAMO p.4] Dek kvin K-doj el naŭ landoj kolektis monon k pruntedonis ĝin senprocente al SAT kun la celo eldoni: Vortoj de K-do E. Lanti kun antaŭparolo de L. Bannier [?]. Ĉi tiu interesa libro estas 192-paĝa, dense presita k entenas jenajn ĉapitrojn: 1. Mondlingvo, 2. Organizado, 3. Edukado, 4. Sennaciismo, 5. Socipolitiko, 6. Pacismo, 7. Priskriboj, 8. Polemiko, 9. Pensoj. La bele presita volumo kostas nur 12 fr. fr. (2 mk. germ., 2 ŝil., 0,50 dol., 2,50 svis. fk., 1,25 guld. hol.). Aĉetu, aĉetigu la libron: per tio vi ne nur havigos interesan k bonstilan legaĵon, sed vi plie helpos al SAT eviti la rifon, ebligante, ke ĝi pagu siajn ŝuldojn. Sidejo de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX. Administrejo: Colmstr. 1, Leipzig O. 27.

SENLABORULA MIZERO

Kiam mi venis en Germanion en la jaro 1902 el eksterlando, mi laboris kiel meblaĵisto ĝis 1911 sen interrompo k sen malfaciloj; en tiu lasta jaro mi edziĝis en mia hejmurbo Temeŝvar (Suda Hungario), revenis post kelkaj monatoj Germanion k daŭrigis mian laboron kiel samlandano. Intertempe mia familio pligrandiĝis al ses personoj; miaj infanoj ĉiuj naskiĝis ĉi tie en Majnco.

Pasintjare mi estis maldungata; mi iris la saman vojon kiel multaj malfeliĉaj K-doj, al la “stamp”-oficejo (senlaborul-asekura oficejo) k tie ankaŭ ricevis la ŝtatan subvencion por senlaboruloj dum 26 semajnoj. Post tiu periodo mi esperis ankaŭ ricevi la tielnomatan “kriz”-subtenon, sed mi eraris: la estro de la senlaborula oficejo, iama mia samfakulo, por kiu persone la monafero estas solvita, malkonsentis pri pago al mi kun la motivigo, ke mi kiel eksterlandano ne rajtas ricevi kriz-subtenon. (La estraro ricevas monate 1000 markojn da salajro k pli.)

Kion fari? Mia familio ne devas malsatmorti pro tia senhonta socio-ordo; do mi turnis min al publika bonfarejo¹ k ricevis regule subtenon ĝis pentekosto; sed iun tagon oni diris al mi tie, ke la subkomisiono decidis min forpeli el la lando pro tio ke mi ricevas subtenon de tiu fama bonfarejo. Mi demandas nun alilandajn K-dojn, ĉu iu jam spertis tian bonfaron de iu institucio. Se jes, mi petus klarigojn letere aŭ per artikolo pri la afero k en kiaj cirkonstancoj tio okazis. Ĉar mi tuj kontraŭagis, la oficejo sciigis min, ke la decido estis nuligata ĝis januaro 1932.

Mi devas rimarkigi, ke mi neniam havis konfliktojn kun polico aŭ juĝistaro, ne estis punata per monpuno aŭ malliberigo, nek estas ano de partio; tamen mi aliĝis antaŭ 29 jaroj al mia sindikato k estis ĝia longjara funkciulo. Ankoraŭ hodiaŭ mi ne konsentas kunlabori kun indiferentuloj.

Jam antaŭ pluraj jaroj mi klopodis atingi ŝtataniĝon germanan, sed vane. La dokumentoj pri tio restis kuŝantaj en ŝranko de lab. sekretario k ripozas kune kun li…

La sindikatoj ĝis nun neniom faris kontraŭ tiuj agoj k la mizer-leĝoj, ili ĝis nun ne kunvokis la senlaborulan membraron por iu konversacio; la sindikataj oficistoj pensas, ke la monafero estas por ili ordigita: ili havas monat-salajrojn de 485 ĝis 650 mk.,

¹ Tiu “bonfarejo” estas urb-oficejo, de kiu malriĉuloj ricevas monon, vestaĵon aŭ nutraĵon; monricevantoj devas repagi la sumojn, kiam ili havos laboron. Ili estas nur pruntitaj.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 357

ĈE LA MINISTOJ EN GERMANIO

En n-o 352 ni legis pri senlaboreco ĉe germanaj ministoj. K-do 15 025 certe ne trograndigis, male, li forlasis multon. Se ekz. ministo estas malsana pli longe ol 6 semajnojn, oni maldungas lin; ĉu la malsano estas sekvo de akcidento, de milito aŭ alia afero, tio ne gravas. Se nun la laboristo, kiel plej multaj ĉe ni, loĝas en kolonio, kies posedanto estas la entreprenisto mem, la laboristo ankaŭ devas elloĝiĝi. Se li tion ne faras, la posedanto venigas policistaron. Tiel okazis en najbaraj kolonioj Boŝeln k Basvajler. Tie ne estas malofte, ke 10—15 personoj havas nur unu ĉambron. Sed tiaj faktoj jam fariĝis ĉiutagaj en Germanio. Ne ĉiutaga estas jeno:

Maldungito, kiu ankaŭ kun edzino k 2-jara fileto loĝis en unu ĉambro, ricevis sciigon de 3 policistoj, ke li devas tuj forlasi la ĉambron k transloĝiĝi en barakan ĉambron. Lia edzino, kiu estis malsana, rifuzis elllitiĝi. La 3 herooj venigis tutan taĉmenton policistan. Tuj la gardistoj de l’ ordo baris la straton antaŭ la domo k roto perforte eligis la edzon k provis eligi la virinon, kiu defendis sin. Ili trenis ŝin el la lito, disŝiris ŝian ĉemizon k ligis ŝin sur transportilo. Kvankam ŝi havis atestojn de kuracistoj, ke ŝi nepre devas eviti ĉiun ajn eksciton, la policistoj brute traktis ŝin k transportis ŝin tute nude al la nova loĝejo, kiu estis plena de cimoj. Por plenumi la kuracistan konsilon, la policistoj akuzis la virinon pro kontraŭstaro k ŝi certe ricevos kelksemajnan ripozon en malliberejo.

Alia afero: Ministo estis maldungita; kompreneble li ankaŭ devas forlasi la ĝisnunan loĝejon. Ĉar li ne trovis alian, li metis sian meblaron en ladan kampbarakon. Sed kio okazis? Policistoj venis, elĵetis la meblojn k la barako estis ŝlosata, kvankam ĝi estas tute malplena k ne uzata por aliaj celoj. Nun la ministo loĝas sub libera ĉielo apud la ŝoseo kun edzino k 5 infanoj, vivanta bildo montranta la gloron de l’ germana respubliko.

Se ministo malsaniĝas, lin certe oni maldungos post 6 semajnoj. Ne gravas, ĉu li jam 10, 25 aŭ pli da jaroj pagis asekurkotizojn tre altajn. Tiun ĉi monon oni bezonas por pagi oficistaron k kuracistojn, por konstrui malsanulejojn, en kiuj la laboristoj en okazo de malsaniĝo estas — turmentataj de “ĉevalkuracistoj”. Kiu ne havas rompitajn ostojn (multaj asertas, “la kapon sub la brako”), tiu laŭ kuracista juĝo estas ŝajnigemulo. Tiu havas la solan rajton silenti k toleri en la malsanejoj konstruitaj per lia mono.

Antaŭ nelonge mi malsaniĝis k kuŝis en la malsanejo Bardenberg. Post kelkaj tagoj la ĉefkuracisto Ŝmic (Schmitz) kuracis min, sed nur skribe. Mi eklaboris, sed jam dum la unua laborhoro mi devis esti denove transportata al la hospitalo. Ĉar mi nun riskis malpermesi al la ĉefkuracisto la turmentan esploron, mi ricevis de li la titolon “kanajlo”, kiun mi danke redonis al li. La konsekvenco estis, ke mi tuj devis eliri k nun ricevos nenian subtenon, ĝis la asekur-estraro ordigos la aferon, kio daŭros eventuale 3 ĝis 4 semajnojn.

Mi nur menciis mian aferon, kiu ne estas la plej grava. Kiel ŝajnigemuloj jam estas elĵetitaj laboristoj, kiuj mortis kelkajn tagojn poste. Aliaj “kuracitoj” de la ĉefkuracisto konsultis specialkuracistojn, kiuj konstatis k atestis gravajn malsanojn. Sed, malgraŭ ĉio, la “ĉefbuĉisto” ĉiumonate enpoŝigas 3000 markojn deprenitajn el la ministaj salajretoj…

Aso (13 397).

k la senlaboraj membroj ricevas 40 ĝis 80 mk. monate. Kia timiga k kruela diferenco!

Do, eksterlandaj Gek-doj, informu min, ĉu en via urbo aŭ lando simila impertinenta ago de bonfara institucio estis jam plenumata!

Jos. Chraust, Bebelring 31, Mainz, Germ. (13 676).

KION DONAS GRENTRUSTO

Ĉu estas ankoraŭ en la mondo bieno kiel “Giganto”? Ne. Tio estas fakto konata al ĉiuj. USSR estas la sola lando, kiu kreis tiom gigantajn terkulturajn mastrumojn, prezentantaj el si modelon de supera organizado de agrikultura produktado.

Pri tiu fakto, la sukcesoj de industriigo, skribis angla membro de Labor-Partio Vinteptop, kiu vizitis Sovetion: “Ne malfacile estas antaŭvidi la tempon, kiam ni lernos per spertoj de l’ Sovetoj, kiel necesas konstrui socialisman vivon…” Efektive ne malfacile estas antaŭvidi tion, ĉar la tempo venis. Laboruloj en USSR montras al la tuta mondo plej bonan modelon pri entuziasmo k atingoj en konstruado de socialismo.

[BILDO p.5 | 37,47,64,60] Foto: granda traktoro tiranta larĝan erpilon sur ebena kampo. Subskribo: Erpilo en sovĥozo Giganto

Usona kapitalisto kreis solan en kapitalista mondo grenan ekonomion, kiu okupas 30 mil hektarojn da tero. La lando, kreanta Socialismon, liberiginta sin el kapitalismaj katenoj, kreis nur dum tri jaroj 100 grenmastrumojn, el kiuj duono ampleksas 40 ĝis 60 mil hektarojn k 17 ŝtataj mastrumoj (“sovĥozoj” — de 60 ĝis 100 mil ha. Inter ili estas “Giganto” kun pli ol 100 mil ha.

Tie, kie antaŭ nelonge la vento oscilis stepan herbaĵon, fajfegas miloj da traktoroj suprenlevantaj tavolojn da virgaĵo. En la “sovĥozoj” ĉiu laboro estas meĥanikigita. En 1930 jam laboris tie en kampoj: 10 200 traktoroj, 2500 aŭtomobiloj, 1750 kombinmaŝinoj, 5000 falĉmaŝinoj, dekmiloj da plugiloj k aliaj agrikulturaj iloj.

100 sovĥozoj liveras grandamase la grenon por urboj, konsumregionoj, tiuj, kiuj semas linon, kotonon. En 1929 estis ricevitaj jam 96 milionoj da kg. da greno, en 1930 la sesoblo, same en 1931, k en 1932 estos rikoltataj pli ol 7000 milionoj da kg. (Relative forta “kulaka” mastrumo donis en j. 1927 nur 22 milionojn da kg.)

Tiuj ŝtataj mastrumoj estas revolucio en agrikulturo; ili estas modelo por kamparanaj kolektiv-mastrumoj; ili helpos rapide kolektivigi vilaĝanajn bienojn. Ĉar ĉiu vilaĝano komprenas, ke en la sovĥozoj la rikolto estas je 30% pli alta ol en kamparanaj mastrumoj k ilia bona teknika instalo liberigas laborantajn vilaĝanojn el sklava laboro.

El gazeto “Delegatino” trad. J. Palkin, Moskvo.

[REKLAMO p.5] LA GRANDA DISVASTIĜO DE PETRO — la kursa lernolibro por laboristoj laŭ la rekta, parola metodo pruvas nedisputeble ĝian taŭgecon por la instruado. En la formo de interesa, alloga rakonto kun klasbatala tendenco la komencanto lernas kun plezuro k laŭ modernaj principoj nian lingvon. 64 pĝ. Prezo: 0,70 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.

— paĝo 6 —

358 SENNACIULO

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Malsukcesa reklamo de l’ faŝismo

En la sama filmteatro en Berlino (Mocart-salonego), en kiu je la fino de l’ pasinta jaro estis ekludata la Remark-filmo, oni prezentas hodiaŭ faŝistan filmon: “La nova Italio”, produktita en Romo k kiu nomas sin filmo de faktoj pri la oka jaro de l’ faŝismo. En realo ĉi tiu filmo limiĝas al tio, fari propagandon por la itala faŝismo, k prisilentas ĉiujn faktojn, kiuj kontraŭas ĉi tiun celon. La mallerta reklamo en ĉi tiu filmo estas tiom stulta, ke ĝi devas maltrafi ĉian efikon en eksterlando. Ĉar anstataŭ montri iujn realajn farojn, kiuj eble estas faritaj de l’ faŝismo, ĝi simple atribuas al si ĉiujn signojn de nedetruita vivo k vivoformojn, kiuj tute ne estiĝis dank’ al la faŝismo. Certe la faŝismo ne estas la kreinto de l’ tenisa sporto aŭ de l’ motociklaj konkursoj! Kun helpo de intertekstoj la propagando volas konvinki la rigardanton, ke ĉiuj surteraj agrablaĵoj originas de la faŝismo. Precipe detale la filmo pritraktas la ekkapton de l’ junularo k la edukadon de l’ militemaj instinktoj. Ni travivas unu ŝip-surakvigon post la alia, vizitas junular-tendaron, partoprenas en malgranda kolonia milito, k estas kondamnitaj ĉeesti militparadon, kiu neniam finiĝas. Tiuj okazoj estas aranĝitaj multe tro teatrece por veki la deziratan impreson. Kompreneble ankaŭ Musolini sufiĉe ofte aperas en la heroa pozo, en kiu li reprezentas la ĉeffaŝiston kun militestra rigardo en la plej diversaj uniformoj. Estas iom naive kredi, ke tia filmo en aliaj landoj povas havi varban povon. Tamen la filmcenzuristo en Germanio tre bonvole konsideris la filmon k nur faris la kondiĉon, ke oni montru en sama programo kun ĝi germanan “kultur”-filmon. Tion oni faris montrante du spirite parencajn produktojn: nacistan monumenton k la teritorion de l’ orient-prusa batalejo de 1914 (Mazurio), ambaŭ kun la neeviteblaj ŝovinistaj tekstoj.

Ber.

Bataloj en usonaj karbminejoj

Okaze de striko, kiu eksplodis en la karbminejoj de Ohajo k Virginio okcidenta, la polico k nacia gvardio estis alarmataj. La plimulto el la minejoj estis fermitaj. Okazis gravaj interpuŝiĝoj kun la policanaro, dum kiuj du ministoj estis mortigataj proksime de Remondsiti (Raymond City), k du aliaj vundataj en la regiono de Ŭiling (Wheeling).

P. M.

Sieĝa stato k lab. bataloj en Seviljo

Sekve de interbataloj inter laboristoj k policistoj estis proklamata la ĝenerala striko. La telefonlinioj en diversaj lokoj estis detruataj. Post la enterigo de unu dum interpuŝiĝo mortigita laboristo formiĝis manifestacio, kiu penetris en la kvartalon Macanera. Tie okazis batalo kontraŭ la policistaro, kiu ricevis subtenon de la nacia gardistaro. Ambaŭflanke estis unu mortigito k pluraj grave vunditaj personoj. 60 laboristoj estis arestataj.

La tutan posttagmezon de l’ 22-a de julio daŭris pafado inter civil-gardistaro k ribelantoj. Multaj estis vunditaj, almenaŭ deko grave. En tiu tago estis arestataj pli ol 500 personoj, kiuj parte estis malliberigataj en la keloj de l’ urbdomo. La membroj de l’ direkta komitato de l’ kompartio estis arestataj dum kunveno en sia propra ejo. En la nokto estis proklamata la milit-stato. Aviadiloj superflugis la urbon. Sekvantan tagon grupo da sindikatistoj atakis policveturilon, sur kiu troviĝis arestitaj K-doj. En tiu batalo estis mortpafataj kvar laboristoj, inter ili la prezidanto de l’ Sevilja revol. sindikat-unuiĝo. En la apuda urbeto Alcala-de-Guadaira same estas mortigita sindikatisto k grave vunditaj tri aliaj strikantoj. La gastejo de Cornello, komunista kunvenejo en unu Sevilja lab. kvartalo, estas plene detruita per kanonpafoj.

En Kadiks okazis interpuŝiĝo inter socialistoj k anarkistoj okaze de la maldungo de kelkaj terlaboristoj. Estis pluraj vunditoj.

Laŭ div. fontoj.

Studentoj kontraŭbatalas la policon en Ĉilio

La konflikto inter policistoj k studentoj en Santiago (Ĉilio) alprenis akrajn formojn. Oni nombras du mortintojn k kvindekon da vunditoj. La asocio de l’ kuracistoj decidis striki por protesti kontraŭ la perfortagoj de l’ policistoj. Eĉ kavaleriaj trupoj estis uzataj por disigi surstratajn kuniĝojn. La registaraj soldatoj atakis trifoje la universitatajn ejojn, en kiuj la studentoj estis barikadintaj sin. Severa cenzuro regas.

C. C.

La mizero k la lepro en Suda Italio

Dum la faŝismo elspezas centojn da milionoj por la aerflugoj de l’ ministro Balbo k por lukslaboroj, kiuj devas certigi skandaligajn profitojn al la faŝistaj ĉefoj, la mizero frapas ĉiam pli grave la laborantajn tavolojn, precipe en Suda Italio. La nutrado de l’ malriĉuloj estas malsufiĉa k malsaniga. Tio klarigas la teruran fakton, ke la lepro ekaperis en iuj lokoj de Kampanio. En la insulo de Nizida oni devis instali hospitalon por la lepruloj. Ruĝkruca komisiono, sub gvido de la ĉefo de tiu institucio, iris al Zanone (sur la Pontinaj insuloj) por la konstruado de plia hospitalo.

Laŭ “Italia”.

Rigardu en Spegulon!

J. Burger

Mel.: „Wir sind die erste Reihe…”

Funkciojn havas Petro en sindikat’, parti’; por la liberpensuloj laboras ege li; senlace k senĉese per sia tuta fort’ li ankaŭ propagandas por laborista sport’.

Li estas fervorulo en esperanta rond’ kun celo liberigi la sklavojn de l’ tutmond’. Li agitadas ĉie kun pastra elokvent’ neniam al li mankas la ĝusta argument’.

Sed inter kolegaro eĉ en la famili’ ĉe la edzin’, infanoj nur malsukcesis li. Pri Petro ĉiuj diras kun moka ironi’: “Li estas batalanto, . . . sed nur en teori’!

Publike li postulas, ke regu solidar’ — la vera klaskonscia — ja inter proletar’! Tre bele li parolas pri liberig-problem’, sed hejme li nur konas “Liberon” por si mem.

Li fumas en ĉeesto de malsanul’, infan’, — bezonas alkoholon k estas domtiran’. Li rajtas ĉion fari — laŭ sia opini’; “HOMDEVOJN” li ne konas, — nur “RAJTOJN” havas li.

Ni lernu el ĉi fakto, ke vera solidar’ ne venas per paroloj, sed per praktika far’! Por liberigi homojn de l’ nuna sklavsistem’, necesas, ke tuj ĉiu KOMENCU je si mem!

[REKLAMO p.6] Diablidoj — Rakonto por la Junularo, origin. verkita de N. Barthelmess. La facile komprenebla enhavo, prezentita en formo de vigla rakonto, ebligas ankaŭ al ne tute perfektaj esperantistoj, legi tiun ĉi libron. Administrejo de SAT, Colmstrasse 1 Leipzig O 27. Prezo 0,60 mk. g.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 359

Du neforgeseblaj momentoj el mia vivo

Vivo, luktejo por ekzisto, malgraŭ ĉiuj malfacilaj k maldolĉaj momentoj, ĝuste estas ŝatata k dezirata. Multajn belajn avantaĝojn de ĉiutaga ekzisto ni ofte ne rimarkas, sed kelkaj el ili eksterordinare kaptas la tutan konscion k jam neniam malaperas el la memoro. Salutante nun kore la SAT-aninojn de l’ tuta mondo, mi volas montri al vi intime miajn plej belajn vivmomentojn.

Mi estas 19-jara fraŭlino-telegrafistino. En mia multnombra familianaro mi estas la plej aĝa k la ceteraj 6 gefratoj estas en aĝo de 3 ĝis 15 jaroj. Depost du jaroj mi komencis studi telegrafmetion k ĉi tie en telegrafejo mi unue ekaŭdis pri esperanto de mia kara instruisto, K-do Erjuĥin, la senlaca batalanto por esperanto.

Vizitante akurate la rondetkunvenojn mi iom post iom fariĝis esperantistino. Mi fieras nun pro tio. Jam pasis 2 jaroj k mia animo estas plene ravita. En ega entuziasmo mi ofte ĝoje murmuras, rigardante la portreton de kvazaŭ ridetanta Zamenhof: ho, kara majstro, estu benata via memoro, mi ĵuras, ke ĝis morto min ne lasos la bela k sankta ideo.

Nun mi rakontu pri la alia momento. De l’ 15-a—16-a jaro min interesis la teatrarto. Jam tiam mi “sukcese” elpaŝis sur lerneja scenejo kun aliaj gesamaĝuloj. Mi revis studi la arton k elpaŝi iam sur efektiva scenejo. Nunvintre (1930) en nia urbo oni decidis organizi “TRAM” (t. e. teatro de laborista junularo), al kiu lokaj komunist-junularaj ĉeloj sendis volontulojn. Estante jam depost 1924 membro de kom. junularo mi estis akceptata k nun kun tuta juna energio komencis fervore studi la arton. Post unu- du monatoj nia “Tram”-kolektivo el 40 gejunuloj aranĝis la unuan spektaklon de teatra verko “kleŝ enpensiĝema” k la ĉefan virinrolon mi devis ludi.

Nia teatro estas speciala por laborista junularo. Poste ni faros gastrolojn al diversaj fabrikoj en nia proksima regiono. La teatra prezentado en “TRAM” malsimilas al nuna teatro — kapitalista heredaĵo, k estas pure revolucia invento. Kolektivaj sporto, dancoj superregas en niaj prezentoj (iom similaj al “bluĉemizuloj”).

La momento, kiu donis al mi efektivigon de mia revo, same estu neforgesata.

Eble vin interesas mia cetera vivmaniero? — Mi loĝas kun familianoj en Solombalo, — malproksima parto de Arĥangelsk, k estas devigata 40 minutojn perdi por veturado per tramo al la telegrafejo. Precize je la 8-a mi devas sidi ĉe aparato k transsendadi laŭ kablo telegramojn. Mia labortago estas 7-hora, ĉiu kvina tago estas libera. (En USSR ekzistas kvintaga laborsemajno.) Je la 15-a mi devas veturi hejmen, k post tagmanĝo mi jam rapidas en teatrolernejon, ĝis la 22-a.

Klare estas, ke post tia laciga ĉiutaga okupado k 4-foja veturo, mi tre elĉerpiĝas k jam restas tre malmulte da tempo por esperanta laboro. Sed mi esperas, ke proksimtempe la situacio pliboniĝos. Mi tiam forlasos la telegrafmetion k estu okupata sur du de mi ŝatataj kampoj: Esperanto k teatro.

Lusja Vojcickaja (Arĥangelsk, USSR).

MI VOLAS SCII…

Ni ricevis ankoraŭ tiun ĉi respondon al K-do F. S. (16 462) — vidu la demandon en n-o 351 — k fermas per ĝia publikigo la diskuton pri ĉi tiu punkto. — R e d.

Se mi ĝuste komprenis vian demandon, vi plendis, tial ke du trionoj estis solidaraj kun la direkcio. Sed tio ja estas facile klarigebla. 70% el la Vienaj tramistoj prenas sian tielnomatan “personan opinion” pri la aktualaj okazoj jam pretigita el la soc.-dem. gazetoj, do el gazetaro sampartia kiel la tramdirekcio. Tio ja estas la plej malkara maniero havi politikan opinion; ĝi ne postulas memagan cerbofunkcion, sed garantias al malkuraĝaj, egoistaj homoj, ke ilia opinio akordu kun tiu de l’ granda amaso. La solidaro kun la direkcio tial certigas al ili ne nur la foreston de malicoj de diversaj partifanatikuloj, sed ankaŭ foreston de l’ ankoraŭ pli timata malamikeco de parti-eminentuloj en k ekster la laborejo.

Se oni rigardas el tiu vidpunkto, ne estas mirige, ke du trionoj solidaris kun la direkcio k ne kun la laborkolegoj, tiom pli ke la direkcio verŝajne minacis per maldungo, sen komuniki la nomojn de l’ koncernatoj, kiel ĉiu kapitalista entrepreno, eluzante kiel premilon la timemon de ĉiu egoisto: “Ĉu mi estas inter la maldungotoj aŭ nur aliaj?”

Resume 1. la terura senlaboreco; 2. la natura egoismo en la homo; 3. la politika orientiĝo de grandaj amasoj per gazetaro k gvidantoj, kiuj dum ĉiuj krizoj de la kapitalismo estis ĝiaj plej bonaj apogiloj (vd. en Germanio pri “promizera leĝo”, en Aŭstrio pri resanigo de l’ Rotŝildbanko), kompreneble ebligas la solidarmankon de l’ du trionoj. Tiom pli ni devas ĝoji, ke spite tio triono ekkonis, ke por socialista entrepreno ne konvenas praktiki kapitalistajn premilojn por malaltigi salajrojn k ataki la saman (cetere nur teorie) ĉe la burĝoj; unuflanke malaltigi laborist-salajrojn, aliflanke bonege salajri ĉian funkcion de pli altrangaj partianoj per lab. mono; unuflanke raciigi laŭ kapitalista modelo, aliflanke malaltigi la luksaj-imposton ktp.

5235 (Aŭstrio).

Antikva k moderna moralo

Antikva k moderna moralo profunde diferencas. La ideo pri la morala devo, kiu estas fundamenta en la moderna koncepto pri la moralo, estas tiel fremda al la antikva idearo, ke nek en greka, nek en latina lingvo ekzistas vorto por esprimi ĝin. Neniam temas en la greka moralo pri moralordono, sed nur pri dezirindeco. Oni proponas al ni imitindajn modelojn, oni ne altrudas ordonojn. Cetere tiaj ordonoj estus sensencaj, ĉar ĉiuj diversaj skoloj celas al difinado pri la superega bono ne disigebla de la plenkontenteco (beateco). Nu, tute senutile estas minace ordoni al la homo tion, kio estas plenkontentiga por li, k estas sufiĉe, se oni nur montras ĝin al li.

Konscienco ludas neniun rolon en tiuj grekaj moralinstruoj; ne en si mem, en sia interna sento, sed en la naturo, en konformeco al la naturo serĉas la Greko la bonon. Sammaniere peko ne ekzistas; ekzistas nur eraroj aŭ maltrafoj; la ideo pri merito k malmerito ne havas la aparte gravan signifon, kiun ni asignas hodiaŭ al ĝi. La koncepto pri la morala respondeco, kiu estas esenca por la modernuloj, estas tute fremda al la antikvaj doktrinoj. Esti libera signifas por la epikuranoj same kiel por la stoikuloj, ke atingo de la plenkontenteco estas ebla por la homo k ke ĝi ne dependas de eksteraj kondiĉoj sendependaj de nia volo.

La ideo pri senmorteco povas troviĝi en la religio de Grekoj, sed ĝi ludas neniun rolon en ilia moralo. Kontraŭe la plejmulto el la modernaj moraloj baziĝas sur la kredo je la postmorta vivo. Tie kuŝas ja abismo: sub influo de kristanismo oni rigardis la naturon kiel difektitan k oni malesperis la surteran plenkontentecon. La ideo pri supertera beateco troviĝas nek ĉe Epikuro, nek ĉe stoikuloj, nek, kvankam oni tion malprave pretendis, ĉe Aristotelo. Koncerne Platonon, li ja asertas la senmortecon de la animo, sed tiu aserto havas ĉe li religian, ne moralan signifon.

Jen do du malsamaj kompren-manieroj. Oni kutime asertas, ke la moderna kompreno tute forigis la antikvan k ke nur la moderna moralo meritas la nomon moralo. Ĉu tio ne estas nesufiĉe serioza juĝo pri Sokrato k Platono k Epikuro k Marko Aŭrelio? Ĉu kontraŭe oni ne povus supozi, ke la reprezentantoj de la moderna moralo konfuzis la filozofian vidpunkton kun la religia aŭ teologia vidpunkto? Efektive la ideo pri devo estas esence religia aŭ religieca, la devo estas dia ordono, la volo de Dio estas konceptata analogie kun la volo de iu leĝofaranto aŭ reĝo.

Tiu ĉi koncepto pri la moralo, kiun kristanismo triumfigis, estas pli malnova ol la kristana doktrino; ĝi estas antaŭa al ĉiu ajn filozofia spekulativa rezonado, k ĝin oni retrovas en ĉiuj primitivaj religioj. Estante nur religia, ĝi havas tiun superecon, ke ĝi estas simpla, klara k konsekvenca. La samo ne estas, se oni provas difini la devon el vidpunkto racia k filozofia. Se la devo estas, kiel pretendas Kanto, racidevena ideo, apriora koncepto, ĉu estas eble, ke ĝi neniam sin trudis al la spirito de Platono aŭ Aristotelo aŭ Epikteto? Aliflanke, se la racio donas leĝon al la volo, ĉu estas konsentebIe, ke ĝi celas alion ol la plejbonon? Tiel oni revenas al la greka vidpunkto: la bono estas antaŭa je la devo. Kanto estis trompita de iluzio: intencante starigi sciencon pure filozofian k racian pri la moralo, li prenis kiel elirpunkton ideon tute religian, kiun sugestis al li lia protestanta edukiĝo. Tiu ideo ŝajnas kunnaskita en ni nur pro tio, ke ĝi estas tradicie akceptita de multaj generacioj.

Nek Kartezo (Descartes), nek Malbranŝ (Malebranche), nek Spinoza, nek la XVIII-a jarcento starigis la moralan problemon sammaniere kiel Kanto. Nur ĉe li k ĉe liaj posteuloj la vidpunkto de la religia moralo anstataŭis la raciajn konceptojn de la Grekoj.

Sekve konvenas laikigi la modernan moralon apartigante ĝin de ĉia ajn teologio k forlasante al la religio la ideojn pri devo k pri devigo, kiuj propre apartenas al ĝi. Ni revenu, ja ne pure k simple al la greka moralo, sed al la racia koncepto, kiun la Grekoj havis pri moralo. La scienca moralo, bazita sur racio k sur empirio, devas antaŭ ĉio celi la difinon pri la superrega bono komprenata same, kiel la Grekoj komprenis ĝin, k nedisigebla de la plenkontenteco (beateco). La antikvaj Grekoj verkis k liveris al ni la fundamentojn de la moralo same kiel la fundamentojn de la geometrio.

Kompilis k aranĝis E. G.-M.

— paĝo 8 —

360 SENNACIULO

Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn?¹

La ĉi-subaj artikoloj estas iom resumitaj, ĉar ni ricevis plurajn respondojn al tiu ĉi temo k la spaco en la gazeto tial ne permesas publikigon tute sen mallongigoj. — R e d.

Pri la supratitola artikolo de K-dino 509 (en n-o 349) mi devis miregi. Min ja neniu el la cititaj artikoloj naŭzis k ili tute ne meritas esti nomataj “maldecaj”. Ili ja nur priskribis faktojn. La artikolo de K-dino Klaps eĉ ĝojigis min, ĝi estas bonega k skribita el tiom varma koro, ke mi ne scias, kio estas “maldeca” en ĝi. Ni K-dinoj devus skribi pli da similaj artikoloj, kiuj rilatas la internan vivon de l’ virinoj. Nur tiam ekestus pli bona kompreno pri la seksoj.

Estas tute neeble, ke la infano de K-dino Klaps hontos, legante la artikolon; ĝi tutcerte estas edukata sen antaŭjuĝoj k nur ĝojos, eksciante, ke ĝi estis dezirata infano. Same ankaŭ la artikolo de l’ K-do pederastiulo estis bonega k salutinda. Ni devas havi komprenon ankaŭ por nenormalaj homoj k devas provi helpi ilin. Eĉ inter burĝaj rondoj multaj homoj havas pli da kompreno k estas pli liberpensantaj ol vi, K-dino 509.

Pri la aliaj cititaj artikoloj mi ne opinias necesa diri ion. Kiu sentas sin ofendita, tiu simple ne legu ilin, sed ili estu enpresataj eĉ pli ofte por ni aliaj, kiuj ŝatas sinceron k volas kleriĝi. Mi estas tutcerta, ke ni estas la plimulto. Ni tute ne timas, ke per tio ni fariĝos pli malmoralaj (mi persone laŭ opinio de K-dino 509 ja estas senmorala, nudkulturante laŭeble ĉe ekskursoj kun sampensantaj Gek-doj). Pri la civilizo ni ne tro fanfaronu: unue ne kiel esperantistoj, kiuj ne opinias superi ian rason, due ne, ĉar per la altrudo de la t. n. civilizo parte la naturpopoloj nur estis malfeliĉigataj per alporto de antaŭe ĉe ili ne konataj malsanoj k venenoj. Ilia moralo eĉ parte estas pli alta ol tiu de l’ civilizitaj popoloj (ni nur pensu pri la prostituo). Ni parte eĉ povas lerni el “necivilizitaj” homoj, por kiuj ankaŭ la nuda korpo ne estas abomenaĵo k kiuj vivas en pli bona kontakto kun la naturo ol ni.

Ĉe la germania laboristaro ia progreso, kvankam ne jam sufiĉa, estas rimarkebla. En pasinta jaro la sindikatoj prezentis filmon: “La peza horo de l’ virino” (la akuŝo), kiu estis bonega, prezentante ĉiujn detalojn ĉe la akuŝo; kuracistoj parolis al la filmo. Pro tropleno de l’ ĉambregoj ĝi ofte devis esti ripetata k certe al multaj viroj donis pli da kompreno k instigis ilin, ne facilanime gravedigi virinon. Ankaŭ tre bonajn paroladojn faris la famaj seksoscienculoj d-oj Hodann k Hirŝfeld. En socialisttendenca teatro oni ludis la bonegan teatraĵon: “§ 218” de d-o Fr. Volf (Wolf); en la plej reakciaj regionoj de Germanio ĝi estas malpermesita. Sed ĉiuj tiuj prezentoj estas maldecaj laŭ opinio de K-dino 509 k sekve ŝi staras en la sama vico kun la faŝistoj k aliaj reakciuloj.

2055.

* * *

Ĉu K-dino 509 povos kompreni mian respondon? Post ofta tralegado mi havas la impreson, ke ni estas kvazaŭ el du mondoj, el du epokoj. Mi dubas, ke vi min k mi vin komprenas. Tial mi ne multe kontraŭdiras, sed nur publike kiel vi volas montri, ke ekzistas ankaŭ alia opinio pri maldecaj.

Se la redaktoro bezonas bildojn por ornami la gazeton, li prenu ankaŭ viajn, se ili estas publikigindaj. Relegante la de vi cititajn artikolojn, mi vere ne trovis nepublikindajojn. Kion vi ne volas legi en la raporto de “iu”(!) K-dino (kiu per tuta nomo subskribis)? Ĉu la vorton kako? Ne prenu la “Plenan Vortaron”, ĉar tiuj maldecaĵoj ankaŭ enestas! Kial “naŭza” funkcio de l’ korpo? Mi vere havas kontraŭan opinion pri ĝia eco. La ŝlosilrakonton mi ankaŭ ne komprenas. Sed, K-dino, mi estas tiel ne “civilizata”, ke mi kelkfoje sen domo kun ŝlosilo — fekas. Mokon mi ne timas, ankaŭ ne inkubon. Terure por vi, ĉu ne? Kaj hodiaŭ, ankaŭ aliam, mi sidas en mia ĉambro sen vestaĵo, sen io… (ĉar tre varme estas). Vi tion ne farus. Mi scias, ke multaj homoj timas elparoli tion, kio estas. Ili ŝatas uzi aliajn vortojn, malpli klarajn. La sekvo ofte estas miskompreno, malfido, malsukceso ĉe komuna laboro.

¹ Komparu ankaŭ la antaŭan n-on.

[REKLAMO p.8] JE LA NOMO DE L’ VIVO — Filozofi-lirikaj Fragmentoj. Originala verko de nia K-do E. Izgur. Enkonduko de E. Lanti. Antaŭparolo de N. Kruĉinin, Prezidanto de Tutukrainia Asocio de Proletaj Verkistoj k Prezidanto de Tutukr. “Proletkult”. 224 pĝ., 13,5×18 cm, abunde ilustrita. La verko impresas forte per la muziko de sia lingvo, la potenca poezio kaŝita en tiuj proze skribitaj linioj, la harmonio de l’ mondbildo disvolvita laŭ profeta maniero, la sincereco kaj nekompromisemo, kun kiuj estas eldiritaj la ideoj karaj al la Proletaro. Havebla ĉe nia Administracio: Colmstrasse 1, Leipzig O 27. Prezo: klasika eldono: bonega papero, bela kovrilo . . . . 2.— mk. g.

— paĝo 9 —

Kion mi skribu pri via sinteno rilate al pederastiuloj, “sadistoj”, la “seksnenormaluloj”, por vi “fiuloj”. Vi ne komprenas. Prediki sennaciismon al neesperantistoj estas sensencaĵo, same al vi ion diri pri novaj konceptoj, nova vivteno. En nia batalo, se ni kutimas klare, sen erarigeblo, sen dusencaĵo esprimi niajn opiniojn, se ni kutimas klare k simple konstati la faktojn sen deca kaŝo, se ni kutimas ankaŭ konsideri la personan vivon kun ĉiuj ĝiaj funkcioj, eĉ etfunkcioj, kiel parton de l’ publika vivo, ni certe sukcesos iom sur vojo al plibonigo de l’ socia ordo. Esperanto enhavu la necesajn vortojn. Ni ankaŭ en “S-ulo” uzu la tutan esperanton. Mi ŝatas malkaŝemon. Tial mi ĝojas pri publikigo de opinio de K-dino 509. MOR (14 624).

SCIENCO K TEKNIKO

La transformiĝo de l’ masoj en la universo

La origino de l’ astroj, kies temperaturoj laŭ mezuroj de scienculoj varias inter 4000 gradoj por la plej malvarmaj steloj, k 35 000 por la plej varmaj (ĉe la surfaco!), ne estas klarigebla, se oni ne atribuas al ilia maso la proprecojn de gaso. Por la internaj regionoj oni devas konkludi eĉ multe pli altajn temperatur-nombrojn, kiel 75 milionoj da gradoj por la centra temperaturo de l’ Suno. En tiuj kondiĉoj, la gasa stato estas nepra, sed sub nova formo, kiu konsistigas la staton ultra-gasan (ultra = trans).

Por kompreni kio okazas, aŭ kio devas okazi (ĉar ni estas en la sfero de l’ hipotezoj), ni memorigu, ke la atomoj, studitaj en la laboratorio, montras sin formitaj el centra kerno, elektrumita pozitive, ĉirkaŭ kiu gravitas, kiel la planedoj ĉirkaŭ la Suno, difinita nombro da negativaj elektronoj; la atomo el oksigeno, ekzemple, nombras ok el tiuj ĉi elektronoj “planedaj”. La kerno portas preskaŭ la tutan materian mason de l’ atomo, malgraŭ ke ties diametro prezentas nur la tricent-milonan parton el ĝi; la elektronoj estas apenaŭ pli grandaj, tiel ke, kalkulante, oni trovas, ke la globa volumeno de l’ atomo estas tri milionojn da miliardoj-oble supera al tiu de la materio densigita sub formo de kerno k elektronoj. Tio montras, ke la atomo ne estas bloko de materio; sufiĉe pligrandigite por la vido, ĝi aperus al ni kiel grandega malplena spaco, kie moviĝas eroj tre delikate maldikaj; imagante bulon de unucentimetra diametro en sfero de 300 metroj, oni havus proksimume la proporcion de l’ plenaj k malplenaj partoj en oksigen-atomo; k por la aliaj korpoj la proporcio ne estus tre diferenca.

Nu, tiu ĉi atomo ne estas ekstreme solida. Imagu, ke ĝi estas rompita en pecojn; kernoj k elektronoj liberigitaj foriras nun tute rekte, kun eksterordinaraj rapidoj, k fariĝas la elementaj atomoj de tiu ĉi ultra-gaso; iliaj elektraj ŝargoj inversaj serĉas k altiras sin. Sed kiel la gravitado ne sufiĉis por faligi la gasajn molekulojn, ili ne sukcesos unuiĝi; tiu ĉi elektra altiriĝo efikas sole fari pli komforta la kunpremiĝon. Feliĉe tiuj ultragasoj havas por densiĝi spacon antaŭ si; la kompletaj atomoj, garditaj sur siaj ekstremaj limoj de la elektrongardantoj, atingis sufiĉe rapide la limojn de sia kunpremeblo, ĉar kelkaj miloj da atmosferoj sufiĉis, por ke la limoj intertuŝiĝu; iliaj disrompaĵoj havas vaston, k ilia kunpremiĝo povas esti puŝata milionoble pli antaŭen. Tiel ni konceptas la eblon alkonduki la materion, tute tenante ĝin gaseca, al eksterordinara stato de denso, kies ekstrema rando ŝajnas esti la denso de l’ kerno mem, t. e. laŭ faritaj mezuroj dek milionojn da miliardoj-oble la denso de l’ akvo. Neniam fluido aŭ solido povus atingi similan koncentran punkton, ĉar ne ekzistas rimedo por rompi iliajn atomojn; en la koro de l’ brulantaj astroj la plej pezaj elementoj estas en ultra-gaseca stato, aŭ, pli bone dirite, ili ne ekzistas sub formo de apartaj atomoj.

Kaj la rompanto de l’ atomoj? Ĝi estas tute simple la temperaturo. Proporcie laŭ la grado de l’ varmigo, la atoma krono el elektronoj disfandiĝas; la atomo jonizas: sub la premo de unu milimetro de hidrargo 3 po cento da atomoj de kalcio estas jonizitaj ĉe 4000 gradoj, sed ili estas ĉiuj ĉe 8000. Kun la kreskanta temperaturo la atoma detruiĝo pli k pli rapidiĝas, produktante unue ultraviolajn, poste X-radiojn pli k pli penetrantajn; ĉi tiuj diserigas la elementojn k fine liberigas la kernon.

De progreso al progreso . . .

La 2-an de julio matene 10 mil personoj entuziasme aklamis en Nov-Jorko la alteriĝon de l’ du aviadistoj Post k Gati, kiuj dum 8 tagoj 10 horoj 49 minutoj ĉirkaŭflugis la tutan terglobon. La unua, kiu ĉirkaŭvojaĝis la teron, Magelan, bezonis en la jaro 1519 por tio 1083 tagojn. Poste la rekorduloj iom post iom malpliigis la “tempon” ĉiufoje je kelkaj tagoj, k en 1924 la aviadiloj de l’ usona armeo starigis la unuan aer-rekordon kun 175 tagoj, el kiuj 14 da efektiva flugo. La “Grafo Cepelin”, lasta rekordulo antaŭ Post k Gati, estis sur la listo depost 1929 kun 20 tagoj, el kiuj 14 da efektiva flugo. — Cetere la aviadilo de l’ du rapid-flugintoj estis post la vojaĝo ankoraŭ en bonega stato.

POR NIA DISTRO

Legitimado

Markoni, la inventinto de la senfadena telegrafo, ekiris al la ŝtata banko por ekpreni monon. Tamen li ne povis legitimi sin.

— Mi bedaŭras, sed tiel mi ne havas la permeson elpagi al vi la monon. Mi ja kredas, ke vi estas Markoni, sed vi devas montri atestojn, diris la oficisto.

— Ho, tio estas bagatelaĵo, diris Markoni. Li prenis pecon da kupra fadeno el sia poŝo k aŭdigis al la oficisto koncerton en Bonaero. Post tio li demandis: — Ĉu vi eble volas telefoni kun San Francisko?

— Ne, dankon. Vi estas Markoni, k jen via mono.

Tagon poste venis la ministro de financoj por ekpreni monon. Ankaŭ li ne povis legitimi sin.

— Sen legitimado mi ne rajtas elpagi al vi la monon, sinjoro. Vi ja povas diri, ke vi estas la ministro de financoj, sed vi devas atesti tion.

— Kioma horo estas? demandis la ministro.

La oficisto volis ekkapti sian horloĝon, sed . . . ĝi estis for.

— Jen via horloĝo, diris la ministro ridetante.

— Ho, dankon al vi! Kaj jen via mono, via ministra moŝto, ĉar pliaj atestoj, ke vi estras la financojn, estas superfluaj.

Tagon poste venis la ministro de instruado por ekpreni monon. Sed ankaŭ al li mankis la atestoj. Ankaŭ li ne povis legitimi sin.

— Sinjoro, diris la oficisto, tiel mi ne povas transdoni al vi la monon. Sed ĉu vi ne povas prezenti artifikon? Kaj li rakontis al lia moŝto, kion Markoni k la ministro de financoj estis prezentintaj, kiel Markoni efektivigis radio-interligon k kiel lerte la ministro estis ŝtelinta lian horloĝon.

— Ĉu vi ne povas fari ion tian aŭ alian?

— Neniel mi povas ion fari! ekkriis la ministro malespere, skuante la ŝultrojn.

— Dankon al vi, diris la oficisto. Jen via mono!

Trad. 15 396.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”

— paĝo 10 —

LA “LERNEJO DE L’ SAĜO”

La famekonata poeto Rabindranat Tagore entreprenis la eksterordinaran taskon alproksimigi la du mondojn Oriento k Okcidento fondante “kolonion por supera kulturo” en Santiniketan (kio signifas sanskrite: La restadejo de l’ paco), en mezo de sia 5-milhektara bela propraĵo. Komence la tuta kolonio konsistis el malgrandaj pajlokovritaj domoj k sole la biblioteko estis en granda ŝtonkonstruo. Tagore mem loĝis en modesta kabano k ellaboris tie la plej belan parton de sia verkaro. Poste, havante grandan reputacion, vizitite de angloj k usonanoj, li konstruigis vastan kastelon, en kiu li mem okupis nur la plej malvastan ĉambron.

Santiniketan estas fortikaĵo de l’ naciista hinda pensado. La diferencon inter rasoj k kastoj oni tie ne konas. Oni malamas tie nur unu malamikon: la nescion. Eĉ la hinda virino, kiun la tradicio komplete izolis de la fluanta vivo, renaskiĝis ĉi tie al libero. Efektive 60 studentinoj estas inter la lernantoj, kiuj sekvas la (plenaerajn) kursojn kun la viroj k ne malsuperas ilin je scienco nek elokvento. La profesoroj (krom la eŭropaj) faras siajn kursojn pri filozofio, historio k natur-scienco kaŭrantaj tere en mezo de siaj gelernantoj. En Santiniketan renkontiĝas scienculoj el la tuta mondo kun la celo krei magian sintezon, kiu unuigus en sia mezo Okcidenton k Orienton.

Ŝtato k individuo

La moderna kulturŝtato postulas de ĉiu civitano, ke li fordonu je ĝia komando sian vivon por la patrolando k krome en milito pro iaj politikaj kaŭzoj detruu kiel eble plej multajn homvivojn de l’ “malamiko” (trafa ilustro al la vortoj de l’ evangelio: Amu viajn malamikojn!).

Sed la sama kulturŝtato eĉ ne donas la rimedojn al ĉiuj siaj civitanoj por hominda ekzisto k por libera spirita evoluo al individueco, — ja eĉ ne la “rajton al laboro”, per kiu li povas garantii modestan ekziston por si k sia familio.

Ernesto Hekel (Häckel), trad. 5853.

POR NIA MEDITO

Kredo estas verko de nia spirito, sed ni ne estas liberaj modifi ĝin laŭvole. Ĝi estas nia kreaĵo, sed tion ni ne scias. Ĝi estas homa k ni kredas, ke ĝi estas dia. Ĝi estas la rezulto de nia forto, k ĝi estas pli forta ol ni. Ĝi estas en ni; ĝi ne forlasas nin; ĝi parolas al ni ĉiumomente. Se ĝi ordonas, ni obeas; se ĝi difinas al ni devojn, ni submetiĝas. La homo povas venki la naturon, sed li estas servutigita de sia penso.

Fustel de Kulanĵ.

TRA ESPERANTIO

La XIa Kongreso de SAT

Amsterdam, 3. aŭgusto vespere. — Aliĝis al la Kongreso 504 Gek-doj el 18 landoj. Fakte alvenis 404 el 14 landoj. Inter ili estas 3 ekstereŭropanoj. El Holando mem partoprenas 252 Gek-doj (el 260 aliĝintoj), sekvas Anglio kun 56 ĉeestantoj (el 64 aliĝintoj) k Germanio kun 37 (el 90). — La 1-an de aŭg. okazis vespere en la grandega Koncertejo bonege vizitita salutvespero sub patronado de Nederl. Federacio de Lab. Esperantistoj kun programo muzika (VARA-orkestro, kantoj de ĥoro esp-ista) k salutparoladoj (i. a. de K-do Lanti). Ĉio estis disaŭdigata per la radio-stacio Hilversum. Impona festkunvenego! — La 2-an de aŭgusto okazis manifestacia promenado kun muziko k standardoj tra ĉefaj Amsterdamaj stratoj al Sarphatieparko, kie diversnaciaj K-doj oratoris; la multnombra irantaro vekis la intereson de la publiko k ne restos sen propaganda efiko. Vespere “interna salutvespero” kun prezento de konstrulaborista filmo.

La 3-an matene okazis la unua laborkunsido, en kiu estis elektataj kiel prezidantoj K-doj Krijt (Amsterdam), Veder (Nov-Jorko), Erikson (Stokholmo), 3 protokolantoj k 5 anoj de Proponkomisiono. Estas decidite kun granda plimulto, ke la pledoj de eksigitaj opoziciuloj, ĉeestantaj kiel gastoj la Kongreson, k la demando pri iliaj eksigoj estu prezentataj ĉe la lasta kunveno de la Kongreso. En la 2-a laborkunsido (posttagmeze je la sama tago) K-do Lanti prezentas la konkludojn al la en n-oj 353/355 publikigitaj raportoj de la Plenum-Komitato. La ĉeestantaj eksigitaj opozici-gvidantoj ĝenas daŭre per bruaj intervokoj. Sekvas la komenco de l’ diskutado pri la raportaro, kiu rilatas ĉefe al la agoj de Kontrol-Komitato, Organiza Kongres-Komitato en rilatoj kun P. K., enhavo de “S-ulo”, sovetianoj lojalaj al SAT, netranspago de mono el Sovetio (kiun agon plene aprobas la opoziciuloj ĉeestantaj!!) k. a. punktoj.

Varbkonkurso al “S-ULO”

Kun la kongresdato finiĝis tiu ĉi Konkurso, kiu daŭris proks. 5 monatojn (vd. la unuan komunikon pri ĝi en n-o 334 de 26. 2.), Kvankam ĝi ne alportis eksterordinarajn rezultojn — certe la ĵus trapasita kriza periodo ne povis tro esperigi nin pri granda sukceso — ni notas kun kontento, ke kelkaj fervoraj varbantoj kun senlaca obstino klopodis por akiri novajn abonantojn al nia organo k tiel al si mem bone meritītan rekompencon.

Al la ĝis nun publikigitaj listoj de konkurs-partoprenintoj ni devas aldoni ankoraŭ la nomon de K-do WILLI SCHMIDT (9812) en Weisswasser O.-L., kiu varbis unu aktivan membron kun ½-jara abono al “S-ulo” k duan kun ¼-jara abono.

La unuan premion gajnis K-do BECKER (Weigelsdorf), kiu varbis 5 aktivajn membrojn, la duan ricevis K-do TEUFELSBRUCKER (Linz), la trian K-doj LIMNEL (Ullersäter) k KROONDER (Amsterdam), kiuj varbis po 3 aktivajn membrojn. Por juste agi, ni dividas la trian premion t. e. po varbanto de la tria premio ricevas ½-jaran abonon al “S-ulo” k “Kandid”. La ceteraj konkurs-partoprenintoj, kiuj ankaŭ streĉis siajn fortojn, ricevos ĉiuj senescepte surprizpremion (broŝuron el la SAT-eldonkooperativo), por ke iliaj penadoj trovu ioman rekompencon.

K-doj, kvankam estas finita la Konkurso, ne laciĝu nun en via varblaboro, pensu ankaŭ plue pri la urĝa bezono pligrandigi la abonantaron al nia ĵurnalo, por ke ĝi povu regule aperi kiel ĝis nun k tiel servi kiel konstanta ligilo inter la tutmonda anaro. Antaŭen al novaj sukcesoj!

1300 infanoj kantas la Internacion en esperanto!

Okaze de “Tutmonda Infantago”, ĉe kiu partoprenis socialista k sportula infanaroj, en malgranda urbo apud Dortmund (Germanio), 1300 infanoj kantis je la fino de parolĥoro la “Internacion” en esperanto. En nacilingva gazeto estas raportite pri la granda efiko de tiu ĉi aranĝo, kiu estis la fino de la festo, kiu okazis samtempe kiel la Tutmonda infanfesto en Vieno (ĉe malfermo de la Dua Olimpiado). Kompreneble la instruado al tiom da infanoj estis tre peniga por niaj Dortmundaj K-doj.

— paĝo 11 —

Sed la rezulto estas, ke la infanoj ricevis apetiton k volas lerni nun la lingvon.

TRA LA MOVADO — KRONIKO

GERMANIO. Karlsruhe. Ĉi tie okazis kurso laŭ la fama Ĉe-metodo de 3. 6. ĝis 19. 6. Ĝin partoprenis ĉiuvespere 64 personoj, inter ili la tuta SEA-grupo. La gvidanto de l’ kurso estis K-do A. Melbze, SAT-ano el Oslo (Norv.). Ĉi tiu metodo donis tre bonan rezulton; la gelernantoj estis tre diligentaj k lertaj. Post la kursfino aliĝis al la SEA-grupo 20 personoj. (Rob. Hlaváč).

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La internacia foir-unuiĝa kunsido en Bordo (Bordeaux) decidis favore al esperanto.

La oficiala malfermo de l’ esperanto-domo en Arnhem (Nederlando), en kiu troviĝos la Internacia Ĉe-Instituto, okazas la 11-an de aŭgusto.

La Brita Unuiĝo por la Ligo de Nacioj verkis rezolucion por akcepto de artefarita lingvo, kiun ĝi prezentos ĉe la Mondedukada konferenco de l’ Ligo okazonta en 1932 aŭ 1933.

Laŭ propono de la prezidanto de l’ Pariza Komerca Ĉambro la ĝenerala kunveno de la komerc-ĉambraj prezidantoj voĉdonis rezolucion tre favoran por esperanto, rekomendante i. a. la kursplimultigon en ĉiuj lernejoj k precipe en la komercaj k metiaj lernejoj.

Ĉe la policistoj

Okazis Ĉe-metoda kurso por policistoj en Oslo (Norv.) kun 27 personoj, inter ili la redaktoro de l’ Norvega Polica Gazeto. La policinspektoro gratulis pri la rezultoj.

La guberniestro de Ŝiga-ken (en Japanio) publike varbis kursanojn en sia oficejo, precipe en la loka policejo. Okazis kurso kun 35 policistoj.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

L. N. Tolstoj, Kristanismo k Patriotismo. Tradukis I. Maĉernis. Eld. SAT, 23, rue Boyer, Paris. Adm. Colmstr. 1, Leipzig O 27, 1931. “Biblioteko de Sennaciulo”. 112 pĝ. Formato 11×15 cm. Kun bildo de l’ aŭtoro. Prezo: 1.20 mk. g.

La bildo de rusaj k francaj oficialaj festoj el 1893 pro rus-franca alianco, kiun prezentas Tolstoj en “Kristanismo k Patriotismo” ridindigas ĉian patriotismon. Do utilegis prezenti esperantlingve tiun verkon, — k la utilo duobliĝas, ĉar tiajn verketojn de geniuloj oni malmulte konas alilande, eĉ tute ne povas trovi. Tial esperantaj tiaspecaj novaĵoj estas novaĵoj por la tuta mondo krom en lando de verkisto. Esperanta biblioteko fariĝas nepre utila, ne anstataŭebla per nacilingva legado, mondsignifa.

Dank’ al genia verkado de Tolstoj, tiu libro pri ideoj legiĝas plezurege. Ni konstatas legante, ke depost 1893 la homaro paŝis jam rapide. Ne plu eblas en Rusio nek Francio samgradaj patriotaj stultaĵoj, kiaj tiuj festoj de l’ jaro 1893 pro alianco inter carismo k franca fals-respubliko. Franca reĝimo bedaŭrinde ankoraŭ ne ŝanĝiĝis, sed ĝi velkis k ne plu inspiras entuziasmon nek fidon. La homaro ekvekiĝas, vigliĝas rapide. Rusoj, kiuj dum 1893 ege dormis, nun estas la plej vekiĝintaj. La homaro spertas, ke nun la religioj k ismoj ne nur tiklas ĝian haŭton, sed kapablas vundi ĝian vivon ĝiskore. Milito ne plu estas ludo inter princoj k dung-armeoj per simplaj armiloj: ĝi povus veneni ĉian vivon surtere. Regado ne plu estas ŝakludo de reĝaj familioj: ĉies vivo dependas de politiko. Maŝinuzado, inĝeniera konstruado, artoj k metioj ĉiam pli suferigus la homan rason, neniigus ĝin, se ili daŭrus kapitalisme, sed ili fariĝos por ĉiuj liberigaj, ĉar homaro vekiĝos k regos la produktadon. Al socialismo, aŭ al neniiĝo.

La lukto estas tiom akra, ke la plimulto da homoj tendencas ne sufiĉe kontraŭbatali en si mem patriotismon, naciismon, imperiismon, nacilingvemon, patri-izolemon, kiuj estas la plej grandaj danĝeroj. Kontraŭ tiuj venenrestaĵoj, en ĉies spirito, de malnova edukado, la verkaro de “maljuna Tolstoj”, k speciale “Kristanismo k Patriotismo”, gazeta verko fariĝinta historia nun, restas oportuna ilo, grava legindaĵo. Jief.

Printempo en la aŭtuno, de Julio Baghy. Eldono de “Heroldo de Esperanto”, Köln, Germ. Form. 13,5×20, 114 pĝ. Prezo: 2 mk. g. Kun tutpaĝa ilustraĵo de Irma Szathmary.

Ĉi tiu nova libro de nia eminenta verkisto, Julio Baghy, priskribas la idilian amon de du trovitaj georfoj; li, la junulo, estas ankoraŭ gimnaziano k ŝi, la dekses-jara knabino, vivas en la budo de du maljunaj, nomadaj ciganoj, kiuj ŝin iam trovis k adoptis, k kiuj ŝin patrece amas k dorlotas. La temo estas plaĉa, ĉarma, la preso senerara k la stilo klasika. La aŭtoro riĉigas nian lingvon ne adoptante fremdajn vortojn, sed vivigante la jam ekzistantajn. Li diras, ekzemple: la suno mensogas printempon; floroj pompas sur la tablo; sur la tero modestadis du pajlosakoj; liaj okuloj gapis al la foriranto; la tagiĝo enridetis tra la fenestro; li brakumis sian amikon; la studento preterigis sian rigardon; li estas ŝtoniĝinta fraŭlo. El la tuta rakonto mi notis nur jenajn neologismojn: neglekti, ŝminki, retroiri, frekventi, aŭdace, vivui, eskapi, persvadi, darfi, kiuj ankoraŭ ne estas oficialaj. Sume, nia literaturo fariĝis pli riĉa per unu leginda verko. H. B.

Jan Welzl, Tridek jarojn en la ora Nordo. Esperantigis k eldonis Moraviaj Esperanto-pioniroj, Olomouc, Ĉeĥoslovakio. Form. 17×20, 315 pĝ. Prezo: 5 sv. fk.

La rakontoj de Jan Welzl kaptas k katenas la leganton multe pli ol la plej aventurplena romano; oni sentas efektive, ke ĉi tie la historio kun siaj ampleksaj, ofte krudaj detaloj estis vere travivata. Estante juna, Welzl, honesta, vagema simplulo, alvenis post longaj vojaĝoj al Irkutsk, en Siberio, de kie li iris piede ĝis la Arkta maro. Ĉi tie li ekloĝis sur la insulo Nova Siberio, inter Eskimoj, k tiam li ĉasis k komercis vojaĝante en la arktaj regionoj k sur la insuloj de la Glacia maro. Tiele li akiris konsiderindan havaĵon, fariĝis famekonata k estis fine elektata de la insulanoj kiel landestro super Nova Siberio.

La verko estas bone presita; mi rimarkis malmulte da preseraroj. La libro aspektas plaĉe, kvankam malfirme broŝurita. Koncerne la stilon ni ne povas tro laŭdi niajn Moraviajn samideanojn; ilia traduko legiĝas flue, senpene; ili nur trouzas la prepozicion je, kiun oni devas rezervi por la loko k la tempo: je tiu distanco, je tiu horo. Anstataŭ je, mi dirus ekzemple: sin apogi sur; plenigi per; gusti, odori pri; jeti al; ŝmiraĵo por ŝuoj; rezigni, memori pri; interŝanĝi por, kontraŭ felojn; kalkuli per fingroj; pruntedoni sur vorto, k. c. Da neologismoj mi notis: ekspliki, frekventi, reflekto (pri penso), lubriki, hurli, ululi, ŝroto, impregni, tempesto, rodi, leadro (gvidanto), tvirno (fadeno).

Konklude, ĉi tiu verko estas unu el la plej valoraj trezoroj de nia ĉiam kreskanta literaturo. H. B.

Bilans. Cent années d’économie mondiale. (1931) Aŭtoro: L u c i e n L a u r a t. Form.: 14×22 cm. 250 pĝ. Prezo: 20 fr. fr. Editions du Carrefour, Paris.

Chev. Le Clément de St-Marcq. Histoire Générale des Religions. Formato: 12×19 cm. 188 pĝ. Prezo 7 fr. fr. Editions du ‘Sincériste’, Waltwilder par Bilsen (Belg.).

Valentin Bresle. Le Charme Poétique. Essai sur la Sensualité créatrice. Formato: 12×19 cm. 108 pĝ. Prezo: 12 fr. fr. Editions Mercure de Flandre, Lille.

Plendo

K-do R. de Man (17 146), Amsterdam, plendas pri J. Kopeckij en Prešov (Ĉeĥosl.), kiu anoncis pri PM-interŝanĝo en n-oj 327 k 355 de “S-ulo”, ke li sendinte al li en junio 100 PM ricevis nek rekompencon nek respondon al skribaĵo.

Korekto. — En n-o 355, pĝ. 342, dua kolono, lasta alineo, enŝteliĝis grava preseraro. La unuan vorton de l’ alineo bonv. legi “Dume” (anst. Sume).

— paĝo 12 —

[REKLAMO p.12]

NOVE ELIRONTA BENSONA VERKO METODO, KRESTOMATIO, VORTARO,

500 paĝoj, formato 18X26 cm. 10145 bildoj, 40 lingvoj

La unua k sola universala, kompleta, rekta metodo, kiu iam ajn aperis en iu ajn lando aŭ lingvo. La verko konsistas el tri partoj, lukse binditaj en unu grandioza, grandformata librego.

La unua parto prezentas la jam bone konatan rektan bildmetodon “Universala Esperantistigilo”, relaborita k plibonigita per multaj novaj bildoj, legekzercoj por komencantoj k la prononcado de la esperanta alfabeto en multaj diversaj lingvoj. La amplekso de tiu ĉi parto estas nur unu dekono de la volumo.

La dua parto prezentas ampleksan krestomation, kiu enhavas pli ol 100,000 vortojn de la plej bonaj elektitaj rakontoj, fabeloj, humoraĵoj, versaĵoj k. c. La materialo por ĉi tiu parto estis ĉerpita el la gazetoj — “Esperanto”, “Heroldo de Esperanto” “Sennaciulo”, “La Lernanto”, “Verda Stelo”, “Esperanto-Junularo”, “Literatura Mondo”, k preskaŭ la tuta enhavo (rakontoj k legaĵoj) de la gazeto “Lingvo Internacia” de la tuta jaro 1896.

La tria k plej grava parto, kies enhavo prezentas ses dekonojn de la librego, estas PLENA UNIVERSALA VORTARO. La sola vere universala vortaro, kiu iam ajn aperis, ĉar la vortoj estas difinitaj per bildoj komprenataj en ĉiu lando, de ĉiu nacio, k de ĉiu aĝo. Ĉi tiu parto de la volumo konsistas el pli ol 300 kvarkolonaj paĝoj k enhavas pli ol 8000 speciale desegnitajn klarigajn bildojn.

Jen do vortaro, kiu ekinteresos la leganton, kvazaŭ li legus interesan romanon. Jen vortaro, kiu servos, ne nur, por trovi la difinojn de esperantaj vortoj, sed ankaŭ por amuziĝo dum libera tempo. Foliumante la paĝojn, vi trovas bildojn interesajn, instruajn, komikajn, problemajn, humorajn, enigmajn, enspirajn, surprizajn k c., k. c. La bildoj elvokas jen ridon, jen pripenson, jen divenon, jen miron, jen . . . Sed lasu min doni al vi kelkajn detalojn. Mi diras “kelkajn”, ĉar priparoli ĉiujn estas neeble en ĉi tiu spaco.

La vortaro enhavas ne nur la kvar mil radikojn aprobitajn de la Lingvo-komitato, sed ankaŭ ĉ. 1500 aliajn sciencajn k teknikajn vortojn. Krom la bildklarigoj, la plejmulto de la radikoj estas ankaŭ difinita per esperantaj klarigaj k esperantaj frazoj. Al la pli ol 5500 radikoj estas aldonitaj miloj da aliaj pretaj vortoj klarigitaj per bildoj. Jen ekzemploj: — sub la radiko “ŜRAŬBO” troviĝas 9 bildoj — nome — Ŝraŭbo, Ŝraŭbingo, Ŝraŭbnajlo, Ŝraŭbrelo, Ŝraŭbturnilo, Ŝraŭbmezurilo, Ŝraŭbigilaro, Ŝraŭbborilo, Universala Ŝraŭbturnilo. Sub la radiko “MANO” troviĝas 7 bildoj — Mano, Maneto, Manumo, Manplato, Mandorso, Manpremi, Enmanigi. Sub la radiko “MANĜI” troviĝas 7 bildoj — Manĝi, Manĝas, Manĝaĵo, Manĝejo, Manĝemulo, Manĝotablo, k. c., k. c.

Sed jen la plej grava. El la tutaĵo de la esperantaj radikoj mi elektis 1070 radikojn, kiuj estas la plej ofte uzataj dum ĉiutaga vivo k klarigis ilin per 40 lingvoj. T. e. ĉiu el la elektitaj 1070 radikoj estas difinita krom per la klarigaj bildoj, ankaŭ en 40 diversaj lingvoj. Ĉiu lingvo estas markita per numero. Ekzemple: — la Germana lingvo havas ĉiam la numeron 9, la Rusa 16, la Estona 26, la Japana 40, k. c. La numeroj ebligas la tujan trovon de la nacia difino de la esperanta radiko. Jen estas la 40 lingvoj: — Angla, Franca, Hispana, Itala, Portugala, Latina, Kataluna, Rumana, Germana, Holanda, Dana, Norvega, Sveda, Juda, Pola, Rusa, Bulgara, Serba, Rutena, Bohema, Slovaka, Slovena, Kroata, Hungara, ‘Albana, Estona, Fina, Kimra, Latva, Litova, Islanda, Flandra, Romanca, Turka, Malaja, Greka, Persa, Araba, Ĉina, Japana. La prepozicioj, adverboj, prefiksoj, sufiksoj k multaj aliaj vortoj estas krom tio klarigitaj per multaj esperantaj frazoj ĉerpitaj el la “Fundamento”. Ekzemple — la prepozicio “EN” havas 28 frazojn, la adverbo “PLI” havas 15 frazojn, la prefikso “MAL” havas 20 frazojn, la sufikso “IG” havas 25 frazojn, k. c., k. c.

Al la radikoj esprimantaj sciencojn, artojn k. c. estas aldonitaj bildoj de famuloj. Ekzemple: — sub la radiko “ĤEMIO” troviĝas la bildoj de la ĥemiistoj Lavoisier, Dalton, Davy, Berthelot, Guy Lusack, Berthollet. Sub la radiko “FILOZOFO” troviĝas la bildoj de la filozofoj Aristotelo, Sokrates, Plato, Spinoza, Schopenhauer, Kant. Sub “KOMPONI” la bildoj de komponistoj Wagner, Dvorack, Mendelson, Gluck. Sub “ESPLORI” la bildoj de esploristoj Kolumbus, Cabot, Magelan, Andree, Byrd k. c., k. c., sume ĉ. 300 bildoj de historiaj famuloj en diversaj fakoj de scienco, arto, industrio, religio, politiko, k. c., k. c.

Vi ankaŭ trovos multajn bildojn el la mitologio k multegon da varispecaj bildoj el la scienco, artoj, metioj k industrioj, tro multe por mencii en ĉi tiu spaco.

La formato de la originalaj paĝoj estas multe pli larĝa ol la paĝoj de la presota libro, k nur dank’ al tio mi povas enmeti tiom da materialo en nur kvincent paĝoj.

Laŭ la opinio de kelkaj personoj, kiuj vidis la originalajn paĝojn, la prezo de la verko estu minimume 25 dolaroj, ĉar la preparo de tiuj forprenis ne nur multajn milojn da dolaroj, sed ankaŭ jarojn de tre malfacila laboro. Tamen mi decidis, ke la verko kostu ne pli ol kvin dolarojn, eble eĉ kvar. Tio tute dependas de la estontaj elspezoj por fari la kliŝojn, la presadon k bindadon de la verko.

Kiel ajn, mi nun anoncas favoran prezon de tri usonaj dolaroj al ĉiuj, kiuj sendos la monon antaŭ ol la verko estas presita. Kaj mi promesas resendi unu dolaron en okazo, se mi decidos, ke la prezo de la verko estu nur tri dolaroj.

Ĉar la laboro forprenas mian tutan tempon, k mi en nenia maniero povas ŝpari tempon por respondi demandojn, mi estas devigita peti la mendantojn k interesulojn, ke ili ne skribu longajn leterojn. Nur sendu poŝtmandaton por tri dolaroj kune kun via adreso skribita per presliteroj k tio sufiĉas. Mi sciigos la ricevon de la mendo per poŝtkarto. La verko estos tute finita antaŭ la fino de la jaro 1931. La progreso estos anoncita de tempo al tempo.

Mi ankaŭ petas la redakciojn de esperantaj gazetoj (escepte tiuj jam menciitaj), ke ili elektu bonajn varispecajn legaĵojn presitajn en iliaj gazetoj, k sendi tiujn al mi, por ke mi povu pligrandigi la krestomatian parton de la verko. La nomo de la verkisto same kiel la nomo de la gazeto aperos sub ĉiu legaĵo. Por la sama celo mi ankaŭ akceptos originalajn aŭ tradukitajn legaĵojn de verkistoj, sed en tiu okazo la manuskriptoj devas esti maŝinskribitaj. La nomoj de la verkistoj aŭ tradukintoj aperos sub ĉiu legaĵo.

Ankoraŭ unu fojon mi petas, ne skribu leterojn kun demandoj, ĉar mi ne havas tempon por respondi.

BENSON SCHOOL OF ESPERANTO, 719 HIGH STREET, NEWARK, NEW JERSEY, USONO.

MEMORNOTO

Priesper. artik. k notojn enhavis:

De Belgische Tram, Bruselo, 15. 6., 15. 7. (kurso) en la flandra k francl. eldono; Signalen, Stokh., 16. 7., 23. 7.; L’Unité Ouvrière, Paris, 15. 7., L’Effort, Lyon, 11. 7.; L’Eclaireur de l’Ain, Oyonnax, 19. 7.; Der Deutsche Eisenbahner, Berlin, 19. 7.; La Vie Universelle, Lyon, junio; Neue Zeitung, München, 12. 7.

Peresper. materialon enpresis:

Neue Zeitung, München, 3. 6., 2. 7., 4. 7., 6. 7., 10. 7., 11. 7.

NIA POŜTO

J. G., tranĉilforĝisto, N. — Antaŭ ol fari versojn, necesas, ke vi finstudu la lingvon. Legu esp. librojn! Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do J. Šturc, of. Poruba u Orlové, 306, Slezsko, korespondas kĉl. Certe resp.

K-do F. Lajbl, Svinov, kun sovetianoj per longaj L, pri socialista konstruado. Resp. garantiata.

FINLANDO

K-do Wäinö Leander (SAT-ano 16 988), loĝas nun: Pohjolankatu 16, r. I., Tampere. Koresp. kĉl.

FRANCIO

— Junulo interŝ. PM esp-istaj el ĉl. Adr.: Raymondo Guilbault, 6 rue Laplace, Indre et Loire, Tours.

K-do Batteux Roger, 12 rue d’Harbes, Sains-Richaumont (Aisne), sendas il. jurn. kontraŭ bon. PM, ne tro komunajn, kĉl, precipe kun Sovetio.

HUNGARIO

K-do Kolomano Kopcsandi (19 j., presisto), Görög-str. 74, Szombathely, kĉl. Gek-doj, L, PI.

K-do Francisko Koeanyi, Rumi-str. 14, Szombathely, serĉas koresp-antinon, precipe el Sovetio.

NEDERLANDO

2 K-doj dez. koresp-adon, L, PI. Skribu al: K-do Jakob Koomen, Assendelft 401.

[REKLAMO p.12] Lab. Esp. Grupo Wiesbaden koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, PK, bfl, kolektive k individue por komencantoj. — Ni aranĝos ekspozicion kun varbfesto por montri la valoron de esp. Sendu multnombre: salutlet., afiŝojn, PI k. a. materialo. Ni certe resp. Antaŭan dankon! Adr.: K-do Paul Heinrich, Wellritztal, Wiesbaden.

ENHAVO

paĝo
La fonto de senlaboreco 353—54
Mondkonkera programo de la judoj? 355
Konstatoj en registara raporto pri Hindio 355—56
De iama kavalirkastelo al infanhejmo 356
Senlaborula mizero 356—57
Ĉe la ministroj en Germanio 357
Kion donas grentrusto 357
La klasbatalo tra la mondo 358
Rigardu en Spegulon! 358
Du neforgeseblaj momentoj el mia vivo 359
Mi volas scii 359—60
Antikva k moderna moralo 359—60
Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn? 360—61
Scienco k tekniko 361
Por nia distro 361
La “Lernejo de l’ Saĝo” 362
Ŝtato k individuo, Por nia medito 362
Tra Esperantio 362—64

Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)

N-ro 359, 20-a de aŭgusto 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

7-a JARO, N-o 359 — LEIPZIG, 20. / 8. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). — SEMAJNE APERAS

KONGRESA PAROLADO

Laŭ la speciala peto de pluraj K-doj, kiuj partoprenis nian 11-an Kongreson, ni publikigas en „S-ulo“ la sekvantan paroladon, kiun faris K-do E. Lanti en la Amsterdama Koncertejo okaze de festkunvenego aranĝita de Nederl. Federacio de Lab. Esp-istoj por saluti la SAT-kongreson, je la 1. aŭgusto vespere. Ĉi tiu parolado, same kiel la cetera parto de l’festprogramo, estis disaŭdigata per radio tra la mondo. — Red.

Estimataj Gekamaradoj!

Okaze de la XI-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda estas por mi aparte interese memori, ke en ĉi tiu urbo naskiĝis, antaŭ tri jarcentoj, unu el la plej grandcerbaj homoj, unu el tiuj malmultaj, kiuj honoras la homan specon. Mi aludas pri Benedikto Spinoza, la senmorta aŭtoro de Etiko, la glora filozofo k moralisto, kiu samtempe estis ankaŭ manlaboristo, ĉar li laborakiris siajn vivrimedojn polurante lensojn por astronomaj lornoj; mi aludas pri la juda renegato, kiu staris ekster ĉiuj eklezioj k montriĝis kiel vera liberpensulo.

Kial memorigi pri tiu eminenta homo? Kian rilaton li havas kun esperanto k la SAT-Kongreso? eble vi demandas. Permesu do, ke mi tre koncize respondu al tiuj demandoj.

La filozofo-laboristo aŭ laboristo-filozofo — laŭ via prefero — esprimis siajn profundajn pensojn en internacia lingvo; latine ja aperis lia Teologi-politika traktaĵo k lia Etiko. Tiel havis Spinoza legantojn, se ne en la tuta mondo, almenaŭ en tuta Eŭropo.

Tia fakto estas pripensiga: jam do ekzistis k grandskale aplikiĝis internacia helpa lingvo antaŭ kelkaj jarcentoj. Kaj ni hodiaŭ povas konstati, ke la helpa rolo de la latino definitive likvidiĝis: nuntempe scienculoj k filozofoj ne plu esprimas sin per la lingvo de Cicerono k Cezaro. El tiu konstato mi konkludas, ke pure scienca k nure helpa lingvo ne estas vivkapabla k neniel povus solvi la problemon pri tutmonda interkompreniĝo. La latino mortis kun la forfalo de l’Romana Imperio; ĝi disaliiĝis en naciajn dialektojn k estus vana ĉia provo ĝin revivigi.

*

Treege aliiĝis la mondo, dekiam Kartezo, Lajbnic, Spinoza k. a. latine filozofis. La tekniko disvastiĝis tra la tuta mondo; ĉie stariĝis grandaj fabrikoj, ĉirkaŭ kiujn ariĝis amaso da laboristoj. La artefariteco jam profunde penetris en la vivon de l’popoloj; — ĝis tia grado, ke hodiaŭ stariĝas la demando: ĉu la homo fariĝos sklavo de l’maŝino? aŭ ĉu li sukcesos per prudenta raciigo k taŭga, celkonforma organizigo sklavigi la maŝinon al si?

[BILDO p.1 | 27,43,67,68] Foto de la manifestacio tra Amsterdamo: amaso da homoj marŝas sur strato kun standardoj kaj flagoj; sur unu standardo legeblas «DENKT … SPREEKT … LEERT ESPERANTO».

El la manifestacio tra Amsterdamo, okaze de la 11-a SAT-kongreso.

Mi havas la esperon, ke la dua demando estos jese respondata: la homo liberiĝos k sklavigos la maŝinon; lia elpensemo venkos ĉiujn naturajn fortojn.

Belan ekzemplon pri tio oni povas vidi en ĉi tiu lando; ĝi ja estas pli artefarita ol ĉiuj aliaj. La Nederlandanoj venkis la maron, devigante ĝin foriri el grandaj spacoj, en kiuj kulturite nun kreskas plej diversaj plantoj.

La artefariteco pli k pli sin trudas; kiu ne komprenas tion, tiu ne havas ĝustan percepton pri nia epoko. Cetere ne ankoraŭ montriĝis la genia poeto, kiu klarige kantus per impresaj versoj la himnon al la artefaremo. Sed mi ne dubas, ke tia homo naskiĝos; eble li jam vivas k nun eklernas esperanton en iu malproksima loko el Okcidento aŭ Oriento. Tia granda verkisto, pri kiu mi pensas, povas dece k trafe prikanti la novan epokon nur per la artefarita esperanto.

*

Dume nia lingvo almenaŭ vivas. Kiu dubas pri tio, tiu venu kiel gasto ĉeesti unu aŭ du kunsidojn de la kongreso morgaŭ malfermiĝonta. Estas antaŭvideble, ke pasiaj estos la debatoj, k tio plej bone pruvos la vivantecon de esperanto. Alia pruvo, ke vivas nia lingvo, estas la fakto, ke SAT-anoj troviĝas en ĉiuj civilizitaj mondpartoj. Al ĉi tiu kongreso ne povis veni K-doj el tre malproksimaj lokoj, tial ke nia Asocio konsistas ĉefe el malriĉaj homoj. Tamen skeptikuloj povos konstati, ke K-doj el 14 landoj kolektiĝis por interdiskuti siajn komunintereŝajn aferojn.

*

— paĝo 2 —

Estos la XI-a fojo, ke simplaj laboristoj el plej diversaj landoj kunvenas k debatas sen la helpo de tradukistoj k interpretistoj. Kaj malgraŭ tio la gvidantoj de la laborista movado restas ankoraŭ nesciaj aŭ skeptikaj pri nia movado.

Sendube estas esceptoj, tre malmultaj, inter kiuj mi citu la nomon de homo, kiun vi eble konas persone, ĉar li estas via samurbano: mi aludas K-don Nathans, unu el la sekretarioj de Internacia Federacio de la Transportlaboristoj. En la jaro 1924 li ĉeestis kiel gasto la IV-an Kongreson de SAT, kiu okazis tiujare en Bruselo. Informcele li venis; li vidis, li aŭdis k venkis … sian skeptikon. De tiu tempo K-do Nathans estas fervora adepto k praktikanto de nia lingvo.

*

Se estas eble per la orelo konvinkiĝi pri la taŭgeco k vivanteco de esperanto, ne estas tiom facile akiri klaran komprenon pri la rolo k signifo de artefarita, tutmonde uzebla lingvo. Ekzistas ja multaj esperantistoj, kiuj ne komprenas la esencon, la karakteron de la movado, kiun ili mem partoprenas. Se ili komprenus, ne okazus dum niaj kongresoj vanaj disputoj pri partiecaj aferoj. Por kelkiuj esperanto estas nur unu plia lingvo, kiu aldoniĝas al aliaj. Ili cetere provas vuali per filistraj argumentoj ĝian artefaritecon, k ne sukcesas kaŝi sian embarason ĉe la konstato, ke Marks, Kropotkin k Lenin ne estis esperantistoj. Ridinde! Neniu homo posedas la tutan sciencon, la ĝustan komprenon pri ĉiuj aferoj. Oni ne gloras eminentulon per spirita sklaviĝo al liaj mankoj aŭ eraroj…

*

La tasko de SAT estas meti esperanton je la servo de l’tutmonda proletaro. Kaj tio signifas, ke la laboristaj esperantistoj el ĉiuj tendencoj devas kunigi siajn fortojn por atingi, ke iliaj respektivaj organizoj alprenu, vastigu k aplikadu nian lingvon. Kaj tio estas atingebla, ne per trudo de iu ajn partia ortodokso, sed per la impona forto de multanara organizo konsistanta el lingve kapablaj k sufiĉe kleraj esperantistoj. Meti esperanton je la servo de l’proletaro, tio ne signifas simple imiti la taktikon, kiun oni kutimas apliki en sia sindikato aŭ partio. La taskoj tie ne estas la samaj kiel en esperantista organizo.

La laboristaj gvidantoj atentos la mondlingvan aferon, nur kiam sufiĉe granda nombro da esperantistoj troviĝos en ĉiuj organizoj; kiam ekzistos en esperanto abunda k valora literaturo laboristtendenca. La venko venos de malsupre, per la premo de la vicanoj. Granda la tasko; malproksima la celo…

*

Tiuj ankaŭ ne komprenas la ĝustan signifon de esperanto, kiuj ne povas prezenti al si novajn formojn de organizado per sistema ignoro al la landlimoj. Inter esperantistoj lingvaj baroj ja ne ekzistas k el tiu fakto racie pensantaj homoj devas tiri ĉiujn logikajn konsekvencojn. En la SAT-kongresoj ne estas nacioj reprezentataj. Ĉiuj SAT-anoj konsistigas sennaciecan popolon, kiu estas kvazaŭ la embrio de la estonta socio. Tio estas grava, tre grava fakto, kies signifon ne ĉiu komprenas. Tamen jam ekzistas atentinda nombro da K-doj, kiuj klare perceptas la karakterizaĵojn, la tendencon de nia epoko; kiuj konscias plene pri la granda rolo, kiun ludas la artefaremo en la historia procezo de l’homaro, k tute speciale pri la rolo, kiun povas ludi esperanto en tiu procezo.

Kion plenlume vidas la konsciaj SAT-anoj, tion jam sendube intuiciis la aŭtoro de esperanto mem, antaŭ 25 jaroj. Ĉe la malfermo de la 1-a Kongreso de esperanto d-ro Zamenhof ja diris: „… hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-ĉe-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. …“

Hodiaŭ en Amsterdamo mi parafraze diru: Ĉe la XI-a Kongreso de SAT ne kunvenos diversnacianoj, sed proletoj, samklasanoj, unuigitaj per komuna lingvo, per samaj aspiroj k kiuj, laŭ diversaj vojoj, per malsamaj rimedoj, celas starigi senekspluatan, senklasan, sennacian sociordon sur la tuta terglobo.

GVIDREZOLUCIO

La XI-a Kongreso de SAT

  1. Diskutinte dum 6 laborkunsidoj pri la nuna krizo en la laborista esperantista movado k pri diversaj organizaj aferoj;

  2. Aŭdinte dum kvar kunsidoj kun vere tre miriga pacienco k toleremo la daŭran k zorge organizitan obstrukcon fare de aro da partifanatikuloj, kiu per sistemaj interrompoj k nedirindaj insultoj k provokaj rimedoj penadis, sed sensukcese, trudi sian diktatorecon al la Kongreso;

  3. Konstatinte, ke tia konduto de laboristaj esperantistoj povas nur rezulti de blinda partia fanatiko k miskompreno pri la taskoj de kultura, kleriga, informa organizo, kia laŭstatute estas SAT;

  4. Aŭdinte, diskutinte k akceptinte per 105 voĉoj por la Komitato, 6 kontraŭ k 6 sindetenoj la raportaron prezentitan de la Plenum-Komitato, deklaras sian plenan aprobon al tiu gvidinstanco por la laboro farita dum la jaro k petas, ke ĝi daŭrigu la gvidadon dum la venonta jaro;

  5. Bedaŭras tamen la fakton, ke malplimulto da anoj ribelis kontraŭ nia kongresordo k forlasis la kongresejon ĉe la konstato, ke ĝi ne havis ian ajn ŝancon kapti en siajn partiecajn manojn la gvidadon de la Asocio;

  6. La tuta Kongresanaro precipe bedaŭras pro la fakto, ke la skismo, fakte ekzistanta en nia movado jam de unu jaro, disigas nin de niaj amikoj en Sovetio;

  7. Gardas tamen la esperon, ke tia stato ne daŭros dum tre longa tempo, k ke baldaŭ reebliĝos al la Sovetiaj Gek-doj aliĝi al SAT k havigi al si ĝiajn eldonaĵojn;

  8. La Kongresanaro ne povas konsenti pri la klarigoj faritaj de CK de SEU pri la kaŭzoj de la reteno de granda sumo da mono ŝuldata al SAT;

  9. Malgraŭ tiuj konstatoj, la tuta Kongresanaro deklaras, ke ĝi restas preta kiel antaŭe batali por malebligi, ke kapitalistaj landoj ataku Sovetion k malebligu, ke la nuna grandioza k ĉiel subteninda provo pri konstruado de socialismo sur unu sesono de l’ mondo estu sukcesa;

  10. Alvokas la SAT-anaron streĉi ĉiujn fortojn por forigi la breĉon, daŭrigi la praktikan laboron k firmpaŝe iri antaŭen al nia celo: meti esperanton je la servo de la tutmonda laboristaro.

Ĉi tiu Rezolucio estas akceptita en la lasta laborkunsido de la Kongreso (5. aŭg. vespere) per 79 voĉoj kontraŭ 1 ĉe 7 sindetenoj.

[REKLAMO p.2] JACK LONDON en esperanto: LA FERA KALKANUMO. Tradukis G. SAVILLE. 368 paĝoj. Form. 12×18 cm. Prezo: broŝ. 2.60 mk. g., bind. 3.50 mk. g. Mendu ĉe Sidejo de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX. aŭ: Administrejo Leipzig O 27

— paĝo 3 —

Letero de Sako (Sacco) el la malliberejo (skribita al lia amikino).

La 23-an de aŭgusto estas la kvara datreveno de la juĝista krimo, per kiu viktime falis Sako k Vanceti, la du K-doj elturmentitaj dum sep jaroj en usona karcero, antaŭ ol ili estis ekzekutataj sur la elektra seĝo. Tago de honto k malhonorego en la homara historio, memoro alarmvekanta niajn ribelajn sentojn kontraŭ la maljustega nuna sociordo!

Ni presigas ĉi tie unu el la simplaj k kortuŝaj leteroj, kiujn sendis Sako el la karcera izolo en la eksteran mondon. Red.

„Kara amikino Ĵak!

„Ĉiuvespere, kiam oni forprenas la lumigilon, mi promenas longtempe k mi vere ne scias, kiom da horoj mi ĉirkaŭkuras, ĉar mi forgesas ofte iri por dormi. Mi iras, iras senĉese k nombras 1, 2, 3, 4 paŝojn, returnas min k nombras denove unu-du-tri-kvar k tiel ĉiam plu. Dum tiu tempo mia kapo estas plena de fantazioj. Miaj plej belaj rememoroj maldormiĝas, kiam mi tiel iradas k meditas. Kelkfoje mi haltas ĉe la fenestro de mia ĉelo k tra la malgajaj kradoj mi vidas la naturon dum la krepusko k la stelojn sur la bela blua ĉielo. Lastan nokton la steloj estis pli lumantaj k la ĉielo estis pli blua ol iam. Kiam mi ekvidis tion, mi memoris pri la okazintaĵoj el mia junaĝo k mi intencis, kiam mateniĝos, skribi al mia kara amikino ĉi tiujn pensojn.

„La floroj, kiujn vi sendis al mi dum la antaŭa semajno, vekis miajn junaĝajn memorojn. Antaŭ dekses jaroj, dum la aŭtuno, mi vidis lastfoje la vinberejon de mia patro. Ĉiuaŭtune, kiam la rikolto estis preta, mi devis gardi eĉ nokte, ĉar proksime ĉirkaŭ nia vinberĝardeno estis grandaj herbejoj, kie multaj bestoj sin paŝtis. Plej ofte mi dormis tie, por gardi la brutojn. La malgranda urbo Toremagiore ne estas malproksima de tiu loko. Matene k vespere mi iris tien k alportis du grandajn korbojn plenajn de legomo k fruktaro, k grandan bukedon por mia kara malriĉa patrino. La loko, kie mi dormis, estis malgranda veturilejo konstruita de mia patro, frato k mi. Ĉirkaŭ la veturilejo kreskis multaj plantoj k floroj, sed ne kreskis ruĝaj rozoj. Estis tre malfacile trovi belajn ruĝajn rozojn k mi amegas ilin. Proksime de nia vinberejo ni posedis grandan kampon k mi plantis legomon. Matene, pli frue ol la suno leviĝis, k vespere post la sunsubiro, mi iris aspergi ĉiujn florojn, legomojn k fruktarbetojn. Akurate, kiam la suno leviĝis, mi finis k tiam mi saltis sur la putomuron por vidi la grandiozan sunon brilantan; mi ne scias kiel longe mi restis por rigardi ĉi tiun belegan vidaĵon. Se mi estus poeto, mi scius priskribi la ruĝajn radiojn de l’ kara suno, la briletantan bluan ĉielon, la bonodoron de l’floroj k la kantadon de la birdoj. Estis feliĉego.

„Tiam, post ĉi tiu ĝojego mi komencis ree labori, kantis unu el miaj plej belaj kantoj k dum mia kantado mi plenigis la korbon per fruktoj k kolektis florojn, formis ilin je bukedo. En la mezon de l’bukedo mi metis belan ruĝan rozon, kiun mi alportis el la malproksimo — unu el la ruĝaj rozoj, kiujn mi ĉiam serĉis k kiujn mi tiel volonte emis eltrovi — la veran ruĝan rozon.“

Ĉu homo, kiu skribis tian leteron, povis esti fihomo? — Ne, neniam! Sed tiuj, kiuj lin mortigaĉis!

Laŭ „Nia kalendaro“ (Viena popol-librejo) trad. 17 117.

LA FONTO DE SENLABORECO (Daŭrigo. Vd. antaŭan n-on.)

El Britio, la forpelado de l’kampuloj el iliaj bienoj estas konata iom pli ĝenerale per la priskribo de Marks. La plej konata ekzemplo estas tiu de l’almozdonema dukino de Sezerlend (Sutherland), kiu donis grandajn sumojn por liberigo de l’sklavoj; samtempe ŝi forpeligis 15000 kampulojn k uzis ties teron por pli profitodona ŝafbredado. Tiuj 15000 kampuloj migris, serĉante laboron, en la urbojn k estiĝis salajraj sklavoj de l’juna industrikapitalismo. Kiel ili, multaj aliaj samsortuloj migris en la urbojn.

Jam tiu pli konata ekzemplo supozigas nin, ke en Britio ekzistas granda terpropraĵo. Fakte, en Anglio k Kimrio, 4000 homoj posedas 50,5 elcentojn de l’tuta tero, dum pliaj 35000 „malgrandaj“ terposedantoj okupas plian kvaronon da ĝi.

Ĉu tiu granda terpropraĵo efikas la samajn rezultojn kiel en Germanio?

Ĝis la jaro 1914, Anglio k Kimrio estis la plej eminenta industria lando de l’mondo. De 1861 ĝis 1921, ĝia loĝantaro kreskis de 20 milionoj da homoj ĝis 37,9 milionoj, do, preskaŭ ĝis la duoblo. Sed, la urba loĝantaro kreskis de 11 milionoj ĝis 30 milionoj; dume, la kampara loĝantaro malkreskis de 9 al 7,9 milionoj. La saman tendencon montras la elcentaj ciferoj pri la okupado de l’homoj. En la jaro 1831, la rilato de l’okupitoj inter terkulturo k urbaj profesioj estis: 31,5 elcentoj da terkulturistoj, 68,5 elcentoj da urbaj profesiuloj. Ĝis la jaro 1921 tiuj ciferoj ŝanĝiĝis je 6,5 k 93,5 elcentoj, do grandega redukto de l’terkultura loĝantaro. En Skotlando okazis simila evoluo.

El tiuj ciferoj rezultas: ankaŭ en Britio ekzistas elmigrado k migrado en la urbojn. Fakte, Britio estis k estas lando kun ampleksa elmigrado. Oni taksas la nombron de l’elmigrintoj de 1815 ĝis 1880 je 9250000 da homoj. La duono el tiuj venis el Anglio k Kimrio. La alia duono venis ĉefe el Irlando; tie la britaj grand-farmistoj forpelis la indiĝenan loĝantaron: „Kaj jurapliko k malsatado efikis, ke Irlando havas nun nur la duonon de sia loĝantaro kiel en la jaro 1840.“

„Pli ol la duono de l’elmigrintoj estis potage salajrataj laboristoj“; tio signifas: plejparte ili venis de l’kamparo. La supre citita evoluado de l’ loĝantaro ja same pruvas tion. Anglio k Kimrio, K-do J. Ramze (Ramsay) kalkulas per tre detala esploro (komparu anglalingvan „ISK“ n-o 5, de 2-a kvaronjaro 1930) la nombron da formigrintoj el kamparo dum la jaroj 1881 ĝis 1921 je 2,7 milionoj minimume; 1,4 milionoj el ili migris en transmarajn landojn, dum 1,3 milionoj migris en la urbojn. Fakte, tiu kalkulo estas tre singardema, ĉar la pluso de l’naskiĝoj estas neatentita. Sed ĉi tiu estas sur la kamparo pli granda ol en la urboj.

Ramze ankaŭ vidigas nin, ke la formigrado el la distriktoj de l’granda terpropraĵo estas pli intensa ol el la aliaj distriktoj. La graflandoj (counties), en kiuj pli ol 55,5 elcentoj de l’tero apartenas al granda terpropraĵo, havas la plej maldensan loĝantaron. Tamen ilia loĝantaro malgrandiĝis de 1881 ĝis 1921 je 8 el cento, dum en la pli dense loĝataj graflandoj kun elcenta parto de l’granda terpropraĵo ĝis 45,5 elcentoj la loĝantaro restis la sama.

LITERATURO:

anglalingva: Nineteenth Abstract of Labours Statistic. Londono 1928. „ISK“ n-o 1, 1-a kvaronjaro 1929. „ISK“ n-o 5, 2-a kvaronjaro 1930. Graham Peac’s Land-Map.

Ĝis fino de l’pasinta jarcento, la elmigrintoj sin turnis ĉefe al Usono. Sed hodiaŭ, Usono estas jam industria lando k lando dependa de eksporto, en kiu ne ekzistas „neokupita“ tero por koloniuloj. Kie la tero efektive ne estas okupata, tie ĝi estas barita per la hipotekoj de l’estintaj posedantoj, kiuj bankrotis pro la agrara krizo.

Sed la industriaj ŝtatoj posedas koloniojn en Afriko, Azio k Aŭstralio. Kiaj estas la cirkonstancoj en ili?

El la kolonioj, kiujn posedis Germanio ĝis la mondmilito, Sudokcidenta Afriko estis nomita kolonio por ger-

— paĝo 4 —

manaj elmigrantoj. Ĉu la kamplaboristo aŭ juna kampulo sen tero povis elmigri tien k okupi teron sufiĉan por gajni siajn vivrimedojn? Tute ne! Ankaŭ tie, la plej valora lando, proksimume triono de l’tuta tero, estis okupita de 8 teraj kompanioj jam mallonge post la ŝtata okupo de l’lando. La sola laboro de tiuj kompanioj estis, ke ili vendis la rajton, uzi la teron. Ĉar la indiĝenoj, hotentotoj k hereroj, insistis pri sia rajto paŝti sian brutaron ĉie, ekestis milito; la indiĝenoj malvenkis, kelkaj mil homoj mortis pro la profito de l’kompanioj k la eŭropa „kulturo“ povis disvastiĝi.

Tiaj teraj kompanioj estas karakterizaj por tuta Afriko, ĉu por la estintaj kolonioj germanaj Sudokcidenta Afriko, Orienta Afriko, Kameruno, ĉu por la britaj kolonioj Kaplando, Rodezio, Nigerio k Kenja, ĉu por la franca Gvineo, Dahomio k Madagaskaro, ĉu por la belga Kongo aŭ ĉu por la portugala Mocambiko. Sed pro la maldensa loĝantaro ne estas eble, efike bari la teron por la indiĝenoj. Pro tio oni pelas ilin al deviga laboro por ŝtato aŭ por privataj kompanioj. Pri tio ja raportis K-do 15700 en n-o 333-334 de „S-ulo“. En Kaplando, oni malpermesas al indiĝenoj formigri el iliaj domiciloj sen ŝtata permeso, por havigi al bienuloj k minejoj malmultekostajn laboristojn.

Ni vidas, eĉ en tiuj ekonomie neevoluintaj regionoj ekzistas, malgraŭ la grandega amplekso de l’nekulturita tero, granda terpropraĵo. Ĉar, pro la tro maldensa loĝantaro, la posedantoj de l’tero ne povas efektivigi ekonomian premon kiel en industriaj landoj, ili devigas perforte la indiĝenojn, labori por ilia profito.

LITERATURO:

esperanta: „S-ulo“ n-o 333 k n-o 334, februaro 1931. „Proletara gazet-servo esperanta“ de 9. 5. 1928.

germanlingva: Damaŝke: „La reformo de l’terrajto“. Jena 1922. „ISK“ n-o 11, novembro 1928.

Hindio, la plej grava kolonio de Britio, estas malnova, dense loĝata teritorio kulturita.

En Hindio hodiaŭ ekzistas relative granda industrio. Inkluzive la laboristojn en la plantejoj por teo, Hindio havas industrian loĝantaron de 33 milionoj da homoj.

Ĉi tiuj laboristoj vivas sub la plej mizeregaj kondiĉoj. La meza jara enspezo po loĝanto estas en Hindio 10-15 dolaroj, sed en Britio 490 dolaroj. (La Sejmen [Simon]-raporto ja citas sumon de 40 dolaroj, sed ĉi tiu sumo estas taksita tro alte!) La plej bone pagataj laboristoj, la teksistoj en Bombe, ricevas 13,5 dolarojn monate, ĉe dekduhora labortempo. Tiu salajro apenaŭ sufiĉas por vegetigi familion de 4-5 homoj ĉe la simplegaj hindaj viv-kondiĉoj. Ŝpinistoj ricevas en Bombe 9,5 ĝis 11,2 dolarojn monate, en Madras 5,6-6,3. Nekvalifikitaj laboristoj gajnas nur 4,8 dolarojn, virinoj eĉ nur 3,2 dolarojn monate. La nekvalifikitaj laboristoj de la Bengal- k Nagpur-fervojo ricevas 3,9 dolarojn monate. — La duono de l’laboristoj malsatadas. La loĝejoj estas mizeregaj; „pro la granda malriĉo multegaj proletoj (en Bombe) dormas dum nokto sur la stratoj k publikaj placoj.“ Por ne perdi la laboron, multaj virinoj eĉ naskas en fabriko; aliel, ili estus devigataj, subaĉeti la inspektoron por ricevi ree laboron.

Ĉi tiu terurega ekspluatado certe nur estas ebla, ĉar ekzistas grandega rezervarmeo.

Pri tiu lasta Manabendra Nat Roj raportas: El la 208 milionoj da terkulturistoj en Hindio estas:

41 milionoj kamplaboristoj sen tero; 137 milionoj malgrandaj farmistoj, kies tero estas tro malgranda, por nutri la farmiston; 30 milionoj mezaj farmistoj, kies tero sufiĉas, por ebligi sufiĉe favorajn viv-kondiĉojn.

La nombro de l’malgrandaj farmistoj malplimultiĝas iom post iom pro troŝuldiĝo. De 1910 ĝis 1920, la nombro de l’kamp-laboristoj pligrandiĝis je 60 elcentoj. Ĉar ne estas eble okupi ĉiujn kamp-laboristojn en terkulturo, tiuj migras tra la lando serĉante laboron k pligrandigas la rezerv-armeon por la hinda industrio.

H. N. Brelsford (Brailsford) rakontas pri vizito en hinda vilaĝo: „Homo ekstaris … . Li ne farmis teron, sed laboris kiel tagsalajrulo ĉe fervojo por 6 anas (= 2 pencoj) tage; tio signifas dekdu labor-horojn sen interrompo por manĝaĵo. … Mi povis konstati, ke la vilaĝanoj enviis lin. La kutima salajro por kamp-laboristoj estas 1-1,5 cendoj, k la vilaĝanoj asertis unuanime, ke la kamp-laboristoj havas pli bonajn viv-kondiĉojn ol la farmistoj.“

„Ĉiu vilaĝano estas troŝarĝata de ŝuldoj … . Preskaŭ ĉie la procentaĵo estis la sama de 37,5 el cento. Fakte, la terkulturistoj parolis preskaŭ sen interrompo pri siaj ŝuldoj ĉie, kien mi venis la sekvintan tagon. … Tiu vilaĝo vivis k agis k laboris k ludis en reto de senfinaj ŝuldoj. … Sed la ĉefa fonto de l’ŝuldoj estis la rento de l’Zemindar.“

La Zemindar, tio estas la grandfarmisto. Li estas nomata farmisto; ĉar, oficiale, la tero estas propraĵo de l’ ŝtato. Sed fakte li estas la posedanto de l’tero. Li ja povas uzi la teron laŭ sia deziro, se li nur pagas la terimposton; sed la multoblon de l’imposto li elpremas el la terkulturistoj.

El la ĉi-supra tabelo ni vidas, ke el la 208 milionoj da terkulturistoj 178 milionoj, t.e. 85,6 elcentoj, ne havas sufiĉan teron. Ekzistas ja pliaj 16 milionoj da homoj, al kiuj la terkulturo donas vivrimedojn; sed el ili nur 7 milionoj da bredistoj gajnas siajn vivrimedojn per propra laboro. Pliaj 540 000 el tiuj 16 milionoj estas la idoj de l’estintaj feŭduloj, la nuna terposedanta nobelaro, kiu havas intereson por la brita regado. Same la zemindaroj, la klaso de l’grandaj farmistoj riĉaj k de l’impostistoj de l’brita registaro. Estas pli ol 8 milionoj da homoj. Ili dependas de la brita registaro; ĉi tiu ja estas la oficiala posedanto, la plej granda posedanto de l’tero en Hindio. Post konkero de Hindio ĝi havigis al si la propraĵan rajton super la tero, parte perforte, parte trompante. Posedanto de l’tero, ĝi farmdonas ĉi tiun al grandaj farmistoj, la zemindari-sistemo, aŭ senpere al la terkulturistoj, la riotvari (ryotwari)-sistemo.

SEN LABORO

Ĥ. M. ĤRIMA

Senlaboraj ni estas … Ve, jam senlaboraj! Kaj inkube nin ungas la splen’ … Ni malsatas, abundas la gren’! Kamaradoj, vi aŭdu ĉi krion doloran!

Milionoj ni estas tra tuta la tero, kun ni vivon malbenas idar’ — jun-viktimoj de la kapital’ —, de mizero mordataj k frosta vetero.

La estonton malluma nur vidas okuloj … Ni petadas pri ia labor’ … Ĉio vana… La lasta obol’ fordegelis, kiel en printempo neĝbuloj …

Forpelite el domoj ni lacaj piedas … kaj ni scias, ke fore en nord’ konstruata nun estas nov-mond’, pri triumfo kiesa kun firmo ni kredas!

Kaj ni scias, ke tie neniu mizeras, nek restadas fratar’ sen labor’, ĉar posedas ja ĉion popol’ k neniu sklav’ estas de oro infera.

Vagas … Vagas ni ĉirkaŭ palacoj, kasteloj … kaj influe ni vokas en ĥor’: „Ekribelu, premata popol’! Apartenas la mondo al ni sub ĉielo!“

Ni vagadas … pliiĝas en ĉiu sekundo … Manoj premas fosilojn de ŝtal’ … „Kamaradoj! por la kapital’ ĉiuj helpu, ke fosu tombegon ni nun do! …“

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 369

Pri la zemindari-sistemo Brelsford rakontas: „En ĉi tiu vilaĝo la farm-mono varias inter 3,5 ĝis 10,5 dolaroj. La kostoj por la terkulturado sumiĝas … je 8 ĝis 15 dolaroj. En tiuj mi ne enkalkulis ion por la bubaloj (bovoj), la sterko k la laboriloj, ankaŭ ne la viv-kostojn de l’farmisto dum la tri senlaboraj monatoj de l’jaro. La gajno el la rikolto varias inter 5 ĝis 8 dolaroj …. rezulto …. Se la terkulturisto pagas la farm-monon, li malsatos; se li decidas resti vivonta, li riskas forpelon, aŭ li devas peti ree helpon de pruntedonanto.“ Ankaŭ Roj raportas: „Dekonon de l’terkulturistoj normale estas malsatmortanta.“

Ĉe la riotvari-sistemo, la terkulturisto devas fordoni tuj post la rikolto ĝis 20 elcentoj de sia rikoltaĵo per kontanta mono. Do, li estas devigata vendi siajn produktojn tuj post la rikolto; tio signifas, vendi por ĉia prezo. Pro tiu kaŭzo la terkulturistoj preferas la industriajn plantojn pli facile vendeblajn. Sed pro tio ili ne produktas sufiĉe da nutraĵoj por si mem k devas aĉeti tiujn ĉe vendistoj por uzurprezoj.

Fruktedona tero, favora klimato, sed cent milionoj da homoj malsatas, triono de l’loĝantaro. Ĉar la tero estas propraĵo de fremda registaro k de malgranda posedanta klaso indiĝena.

Pri Javo (Nederlanda Hindio) Abdul Sukur raportis dum la kongreso kontraŭ-imperiista en 1929 similajn faktojn. La mond-vojaĝanto Kolin Ros konfirmas tion iagrade.

Ankaŭ el Hindoĉinio Rene Bertole raportas pri „la neeblo eĉ nur vegeti kiel terkulturistoj“ k planteja laboro sub teruraj kondiĉoj.

Ni do vidas, ke en la kolonioj la cirkonstancoj laŭŝajne ja estas tre diferencaj de tiuj en la industriaj landoj; tamen ili estas fundamente la samaj. Ankaŭ ili havas rezerv-armeon; kompreneble, ĉi tiu venas de l’kamparo, ĉar nur en kelkaj el ili ekzistas industrio k nur de mallonga tempo. La granda terproprajo regas en ili preskaŭ senlime.

LITERATURO:

germanlingva: Manabendra Nat Roj: „Hindio“. Ŝrader-Furtvengler: „La laboranta Hindio“. Jafer Hasan: „La malriĉo de Hindio“. Hajdelbergo 1931. H. N. Brelsford en „la germana ekonomiisto“ n-o 10, 1930. „Frankfurta Gazeto“ n-o 550, 1929. Kolin Ros: „Hodiaŭ en Hindio“. Lajpcigo 1930.

anglalingva: Sejmen (Simon)-raporto, vol. I. Londono 1931. „ISK“ n-o 9, 2-a kvaronjaro 1931. Indian-Jear-Book 1929.

esperanta: „ISK“ n-o 10, aprilo-junio 1931.

(Daŭrigota.) — 16 900.

TAGOJ EL MIA VIVO

Al vi, ora revo de mia vivo; al vi, eterna sopiro de mia koro; al vi, virino, amo mia … al vi, per mano tremanta k koro disŝirita, mi dediĉas, kiel memoron pri feliĉa forpasinta tempo, ĉi tiujn humilajn liniojn, kiujn certe neniam legos viaj okuloj, kiuj ankoraŭ nun min lumigas … kaj neniam vi legos ĉi tion, ĉar de ĉi tie al vi staras unu mondo, la sama mondo, kiu stariĝis inter ni ambaŭ … unu mondo je diferencoj, je baroj, je kontraŭstaroj .. ĉu vi, virino, virino amata, memoras ankoraŭ pri tiuj feliĉaj tempoj kiam ni nesciante, ke inter la homoj povus ekzisti aliaj diferencoj ol tiuj de la inteligento k boneco, ni ekrigardis reciproke en niajn okulojn? Ĉu vi memoras? … Forpasis de tiam 5 jaroj — unu eterneco. — Ni ambaŭ estis junaj, tre junaj: neniu el ni havis ankoraŭ pli ol 13 jarojn … sed kiel ni nin sentis altirataj unu al la alia! … kiel ni nin amis reciproke, kvankam ĉiam de malproksime … Estis niaj okuloj, kiuj parolis, kiuj elmontris, kion la buŝo ne povis … estis io grandioza nia amo … estis mia unua k unika amo. … Mi skriboficadis apud via loĝejo, k niaj fenestroj k galerioj estas atestantoj pri niaj mutaj konfidencaj amparoloj … Tiel pasis du jaroj — la du jaroj plej feliĉaj el mia vivo. — Ĉu vi ankoraŭ memoras, aŭ vi jam sukcesis forgesi tiun reveman junulon, kiu tiom vin amis, kiu ĉion vidadis per viaj okuloj … tiuj grandaj belaj okuloj? …

Oni nin malkunigis … estis atendeble … Kio estis mi, se ne nur simpla proleto … Kaj vi, mi ne scias, sed vi estis ĉe pli alta socisfero … sed kion scias la amo pri ĉi tio? Ĉu ne la amo estas blinda, k blinde k tutkore mi vin amis revante pri farota nesto nia, feliĉa, harmonia? … Sed, ankaŭ, kion scias ili pri ĉi tio, se ili ne konas la amon, ĉar per siaj interkonsentoj k antaŭjuĝoj ili ĝin makulas … ?

Oni nin malkunigis … vi estis ĉe alia socisfero k tio estis nia granda malfeliĉo … la mondo, kiu stariĝis inter ni! Certe oni internigis al vi la ideon pri la klasdiferencoj — la abomenindaj klasdiferencoj —, konsciigis vin pri via ĉirkaŭo, medio. Kaj rilate al vi, mi ne scias, sed laŭŝajne influis pli super vi la mondo, kiun oni pentris antaŭ viaj okuloj, ol tiu, kiun plename mi al vi prezentis, ĉar iam, ho ve! de longe ne plu mi vin vidis … Kiom mi suferis, sed multe pli, kiam finfine renkontante vin, plenĝoje mi aliris al vi k vi ŝajnigis ne koni min … Ho, estis terure! mi restis kiel neniigita, la mondo k ĉio formalaperis de miaj piedoj. …

Adiaŭ, belaj iluzieroj El amo mortinta naskiĝantaj, Jam ne revenos al mi la vantaj Dolĉaj kantoj de ĉarmaj esperoj …

Kaj la mondon k ĉion mi rigardis indiferente … mi estis perdinta kion pleje mi estis amanta. Jam estis al mi same vivi kiel ne vivi: kian altiraĵon nun doni al la vivo? … Kaj seniluziiĝinta, kun la koro dispecigita, mi serĉis la morton, sed, antaŭ ol morti, io min lumigis … „Kion mi solvas per mia formalapero? — Mian saviĝon, jes, sed ne tiun de l’homaro … Kiom da homoj ne suferas kiel mi pro la sama kaŭzo k ankaŭ pro multaj aliaj, k nur pro la malordigo de l’homara socio? … Kiom da vivoj, kiel la mian, ne disŝiris certe tiu terura fantomo — la detruendaj sociklasaj diferencoj? … Ho, terura fantomo, kiom da malfeliĉoj vi semadis k semadas ĉie! … Kiom da viktimoj estas viaj! … Kiom da homoj naskitaj por kunvivadi, por esti kune feliĉaj, vi, per via kruelega manaĉo malkunigis kreante per tio eternan malfeliĉon! … Ha, se vi scius, kiel mi vin malamas, se vi scius, ke nun pli ol iam ajn mi deziras vivi, k vivi multe, por oferi tutan mian kapablon, tutan mian energion k tutan mian vivon, por batali kontraŭ vi, por kunhelpi al la de ni, proletoj, konstruenda nova mondo, en kiu ĉiuj homoj estas fratoj, mondo sen landlimoj, sen malamoj … mondo plena de egalo k justo … mondo plena de libero k amo, sed amo vera! …“

Tiel, tiel mi pensadis tiun tagon, kiam ekirante al morto mi trovis la vivon. … Tiutempe feliĉe mi renkontis esperanton k mi forte kaptis al ĝi same kiel dronanto devas forte kapti al tabulo meze de maro fulmotondra … Mi metis sur nian karan lingvon tutan mian junan amvarmon; kaj danke ĝi donis al mi plej grandajn ĝojojn, kiujn oni povas ĝui inter tiom da suferoj … Per esperanto mi renkontis personojn, kiuj estas al mi plej karaj, de mi plej amataj; kaj multaj, malgraŭ la distanco k la ne persona konatiĝo, estas la plej proksimaj al mia koro. … Al ili ĉiuj, k al ĉiuj vi, proletoj el tuta mondo, koran sennaciecan saluton! …

… Kaj al vi, Konĉita, mia milda dolĉa Konĉita, — ora revo de mia vivo, adiaŭ por ĉiam … via memoro k via amata bildo vivos eterne ĉe mi, ĉar kontraŭ la tempo, kontraŭ la distanco k kontraŭ la terura fantomo, mi vin amos ĉiam: ĉar ke mi vin amu silente, sekrete k eĉ nesciate de vi mem, neniu povas al mi bari tion, pro tio ke estante mia, neniam vi estos mia, k pro tio ke al vi mi ŝuldas mian nunan mi, k pro tio ke ne plu mi povas senesperiĝi pri vi; dum mia koro batos, ĝi batos por vi. Sed respondhava vi estas pri tio, kiel pasis, pasas k pasos la tagoj el mia vivo!

R. Kiles (13 661), Valencia.

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!

— paĝo 6 —

370 — SENNACIULO

Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn?

Enirinte foiron, kelkaj alkuras la Plej Dikan Virinon aŭ la Pork-homon, aliaj preferas la belaĵojn. Afero de gusto. Same la demando de mi starigita estas ĉefe afero de gusto. Malfeliĉe nur 3 Gek-doj respondis k ĉiuj el sama regiono, tiel ke oni ne ricevas opinion tutmondan.

Ĉar ili ĉiuj priparolis nudon, evidente la vorto „elmontremulo“ erarigis la Gek-dojn; per tio mi deziris esprimi specialan nenormalon; tamen ne gravas, unu maldeco malpli! Mi ne kontraŭas nudon, sed ne komprenas, kial oni nomu „kulturo“ tian simplan aferon kia estas demeto de l’vestoj. Ke oni nudu, nudadu — ĝisoste — k donu al mi iun tagon la plezuron renkonti nudularon, ĉar mi posedas fortan senton pri la komiko k trovas komika senvestecon en tre artefarita mondo! K-do 14624 sciigas tion, kion li faras en sia ĉambro; kial mi interesiĝu? Ankaŭ tio, kion mi faras, devas esti egale teda demando por la legantoj. Li identigas skribon pri plej intimaj aferoj kun „novaj konceptoj“, kio mirigas min, ĉar en la lando de mia edukado, kontraŭe oni lasis tian krudon antaŭ kelkaj jarcentoj. Unu el plej famaj literaturaj maldeculoj estis altranga ekleziulo Sŭift (Swift) el la 17-a jarcento, kies verkoj estas nun nehaveblaj en originala formo (tion mi sciigas nur por montri la kontraston laŭ tempo). En Francio, monaĥo de l’16-a jarcento Rable (Rabelais) akiris similan famon. Mi preferas la modernan decon — jen ĉio.

K-dino 1615 rimarkas, „kiel obstine burĝaĉe“ mi pensas, sed, ĉar neniuj citaĵoj estis farataj, la diro estas senvalora. Ŝi ankaŭ malkvietas, imagante, ke mi estas avino, samtempe monhava monaĥino (almenaŭ sufiĉe da mon-o!). Sed se ŝi estas tro juna por mi, kiel mi suspektas, do ŝi rifuĝu en la Junularan Paĝon, kiun afable starigis SAT, ne difininte aĝlimon por aliaj siaj entreprenoj — saĝe, ĉar, ĝis nun ne estis la pli junaj SAT-anoj, kiuj elmontris la iniciativon, novajn ideojn k laborkapablon. Fakte, kelkaj valoras dumvive, aliaj neniam. Tamen, la K-dino povas proponi statut-ŝanĝon por eksterteni ĉiujn el la malŝatataj kategorioj; dume, mi sciigu al ŝi, ke laŭ mia infana sperto en monaĥinejo, la religiulinoj tute ne malŝatas maldecaĵojn.

K-dino 2055 volas ne „fanfaroni“ pri civilizo, ĉar ĝi estas neperfekta. Videble, ĉar restas ankoraŭ postsignoj de sovaĝaj pratempoj. Tamen, mi trovas ĝin preferinda al sovaĝa stato, aliel mi irus vivi kun sovaĝuloj. Pri la filmoj priskribitaj de ŝi, mi ne kontraŭas, ĉar ĉiu povas decidi por si pri la vidado. En Anglio, antaŭ kelkaj dek jaroj, estis montrata filmo pri sifiliso, estis multe da babilo pri svenoj inter la rigardantoj k aĝlimo de enlaseblaj, k mi dubas, ĉu la filmo efikis aliel, ol por provizi novan sensacion; tamen, la celo estis bona. La K-dino deziras helpi la pederastiulojn. Sed kiel? Per transdono al ili de juna frato, edzo, aŭ amiko? Ili ne bezonas ŝian helpon, opiniante, ke ili superas la seksnormalajn. La studo pri nenormaluloj estas afero por fakuloj; ordinaraj homoj protektu sin! Oni komprenble ne kulpigu pli ol oni kulpigu frenezulon, sed … apartiĝu. Ĉi tie, la atakoj de perfortuloj estas ne maloftaj k ili ŝparas nek geinfanetojn, nek maljunulinojn, ofte mortigante la viktimon post satigo al sia besta egoismo. Kial ni „helpu“ tiajn personojn? La K-dino uzas la … iom foruzitan kutimon, nomi „faŝisto“ tiun, kiu havas malsaman guston. Vere malfeliĉa elekto en ĉi tiu okazo, ĉar la maldeca ago al kontraŭuloj per ricin-oleo de la faŝistoj, montras, ke mi ne samideas kun ili!

E.K.L.

KONTRAŬ LA DOGMOJN

La malfortiĝo de l’kredoj.

Kial, en iuj tempoj, la kredoj absorbas la spiriton tiagrade, ke ili ĝin tute superregas, k kial, post pli malpli longa periodo, ili spertas la komunan leĝon, kiu igas la nemateriaĵon, same kiel la materiaĵon, malfortiĝi, poste malaperi?

La observado elmontras, ke la kredoj foruziĝas kun la tempo. Sed por ke ili perdu tute sian prestiĝon super la animoj, devas veni nova kredo, por ilin anstataŭi.

La procezo de tiu ĉi evoluo malkovriĝas ĉiam la sama. La povo de l’ kredo, unue tre granda, fine malfortiĝas k malpliiĝas iom post iom ĝis la tago, kiam el la origina kredo transvivas nur la ritoj k la simboloj. Respektata ankoraŭ, la malnova kredo perdis reale sian direktantan influon. Tiam nova kredo povas ĝermi sur la restaĵoj de tiu, kies memoro sole estis vivanta.

La senpoveco de l’racio super la estiĝo k la evoluo de l’kredoj estas notinda, ĉar ĝi permesas ĝustigi kelkajn historiajn iluziojn. Multaj verkistoj restas ankoraŭ konvinkitaj, ke la verkoj de l’filozofoj Volter, Ruso, ktp., skuis la religian kredon en la animo de l’ kreduloj ĉirkaŭ la epoko de l’Revolucio. Fakte estas dube, ĉu ĉiuj iliaj volumoj transformis unu solan konvinkiton en skeptikulon. Tiuj ĉi verkoj povis efiki nur sur la animojn, kies ŝajna kredo manifestiĝis nur ankoraŭ per la ekstera praktikado de kulto.

Tiu ĉi psikologia fenomeno pri la eluziĝo de religia kredo helpas al la kompreno, kial estas senutile kontraŭstarigi malnovajn kredojn al politikaj kredoj sufiĉe intensaj por konsistigi religion. La pasintaj kredoj ne rejuniĝas.

La moderna Eŭropo troviĝas ĝuste en unu el tiuj krizaj historiaj epokoj, kiu estas analoga al la komenciĝo de l’kristanismo, kiam la paganismo troviĝis en konflikto kun nova kredo.

Ne havante influon sur la popolajn kredojn, ĉu la racio povus influi sur la homojn sufiĉe instruitajn por analizi sian kredon?

La respondon al tiu ĉi demando havigas la fakto, ke eminentaj scienculoj akceptas ĉiam kiel nediskuteblajn verojn religiajn legendojn, kiujn neniu racio kapablus defendi.

Inter tiuj ĉi scienculoj, kurbigitaj per la pezo de l’kredoj de sia epoko, oni povas citi preskaŭ nur Paskal, kies racio provis diskuti pri la kredo. En tiu ĉi konflikto la kredo venkis. La fama pensulo fine decidiĝis konsideri veraj la religiajn legendojn, kies forton devis foruzi la tempo, sed kiuj, en sia epoko, reprezentis eternajn verojn.

Ĉu religia kredo foruzita de la tempo povas aliiĝi en racian kredon? La historio liveras preskaŭ nur unu solan ekzemplon de tia transformiĝo. Ĝi estas efektivigita de la protestantismo, kiam ĝi akceptis la tielnomatan liberalan formon. En tiu ĉi lasta evoluo de l’kristanismo la koncepto pri Dio, kiu lasas perei sian filon en turmentoj por elaĉeti la pekojn de siaj kreaĵoj, estas komplete malakceptata. Kristo perdis sian dian originon k estas konsiderata nur ankoraŭ kiel simpla moralisto, kiu predikis utilajn verojn. Tiel transformita, la kristanismo ne plu estas, fakte, religio k ne povus respondi al la mistikaj aspiroj de l’animoj turmentataj de la bezono kredi al estonta mondo pli bona.

La plej senbridaj persekutoj ne povus ŝanceli la kredojn. … Se la komunistoj estus destinitaj suferi sur iu ajn punkto de l’terglobo la turmentegojn, al kiuj Nerono kondamnis la kristanojn, la komunista kredo sendube spertus disvastiĝon pli rapidan ankoraŭ ol tiun ĉi nuntempan.

*

Oni povas resumi en la sekvantaj tezoj la psikologiajn principojn, kiuj direktas la estiĝon k la malaperon de l’kredoj ĉiuspecaj, religiaj, politikaj aŭ sociaj.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 371

  1. La bezono de kredo por orienti la pensojn k la konduton estas tiel urĝega k potenca kiel la malsato k la amo;

  2. La homo ŝanĝas iafoje la nomon de siaj dioj, sed la mistikaj influoj, kiuj ĉiam regis lian animon, regas ĝin ankoraŭ;

  3. La malnovajn personecajn diaĵojn la moderna homo tendencas anstataŭigi per dogmoj k formuloj, al kiuj estas atribuata la sama magia povo. La parto da vero, kiun entenas tiuj ĉi novaj dogmoj, ĝenerale ne estas pli granda ol tiu de l’malnovaj kredoj;

  4. La religiaj kredoj k la politikaj kredoj kun religia formo ne konstruiĝas sur racio k ne povas esti detruataj de l’racio;

  5. Per sugestoj, devenantaj de l’ prestiĝo, de l’certigo k de l’ripetado fondiĝas la kredoj. La mensa komuniko konsistigas ilian ĉefan propagand-rimedon.

Konklude oni povas diri, ke la influo de l’diaj fantomoj plenigintaj la ĉielon, k tiu de l’iluzioj, kiuj provas anstataŭi ilin nuntempe, montras, ke la nerealo ludas en la historio tiel gravan rolon kiel la realo. Sub ĝia agado grandaj civilizoj ekestiĝis el nenio k aliaj reneniiĝis. La nerealo donis al la homo la iluzion pri eterno de feliĉo, kiun la severa naturo ne konsentis al li. Sen ĝia potenco, la homaro restus droninta en eterna barbareco.

Post jarcentoj da fortostreĉoj la scienco penetrigis la homon en la ciklon de l’realo, sed la nerealo ankoraŭ superŝutas lin. El la konflikto inter la realo k la nerealo la moderna historio estiĝis. Reganto suverena super niaj ideoj, niaj kredoj k niaj revoj, la nerealo, mi ripetas ĝin ankoraŭfoje, restas unu el la grandaj kreantoj de l’realo.

D-o Gustavo Le Bon en „Sciencaj bazoj por Histori-filozofio“. El la franca tradukis Evig.

[REKLAMO p.7] FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen. Kion rakontas la amikoj de Peĉjo. Prezo 0,60 gmk. – 56 pĝ. Administrejo de SAT, Colmstraße 1, Leipzig O 27.

TRA ESPERANTIO

La V-a Kongreso de Sveda LEA.

Sveda LEA ĝis nun kongresis nur ĉiun duan jaron. Ĝia kvina kongreso nun okazis en Stokholmo la 25-an k 26-an de julio. Partoprenis 58 delegitoj. Sabate, la 25-an estis malfermata la kongreso per kanto de la miksita ĥoro de Laborista Esp.Klubo en Stokholmo, k post salutvortoj al ĉeestantaj gastoj K-do Adamsson legis la raportojn pri la pasinta agad-periodo, kiuj estis aprobataj post mallonga diskuto.

La plej grava punkto de l’kongrespritraktoj rilatis al la Statutaro de la Sveda LEA. Post vigla diskuto fine dum la dimanĉo la Statutaro estis aprobata post akcepto de kelkaj ŝanĝproponoj faritaj de la Laborista Esp. Klubo en Stokholmo. Interalie la kongreso decidis enmeti en la Statuto alineon pri kunlaboro kun aliaj lingvoregionaj asocioj k kun SAT.

Jam en siaj enkondukaj vortoj K-do Adamsson menciis, ke la centro devus translokiĝi al Stokholmo el Gotenburgo, ĉar pro la skismo inter la du komunistaj tendencoj en Gotenburgo la laboro suferis; k ankaŭ ĉar la movado nuntempe en Stokholmo estas sufiĉe vigla, li pledis por translokiĝo de la centro al la ĉefurbo. La kongreso decidis ankaŭ unuanime elekti K-dojn el Stokholmo en la Ekzekutivan Komitaton, k estis elektataj K-doj E. Eriksson, O. Hj. Olsson k J. Johansson. Kiel ceteraj estraranoj estis nomataj K-doj E. Adamsson, J. Leden, J. Sverker k J. Norberg. Kontrolantoj: K-doj A. Norrman k R. Svensson, ambaŭ el Stokholmo, k kiel redaktoro de la gazeto „Svenska Arbetar-Esperantisten“ estas elektita K-do J. Johansson.

Post la fino de la pritraktoj la kongresantoj ekskursis perŝipe al loko ekster Stokholmo, kie interalie naŭ infanoj de germanaj fervojistoj el Frankfurt-a.M. (gastoj en svedaj familioj) kantis. K-do E. Eriksson fermis la kongreson per dankesprimoj al K-do Adamsson, sur kies ŝultroj ĝis nun kuŝis la laboro.

J. J.

Kunsido de la LEA-oj okaze de la 11-a Kongreso de SAT.

Okaze de la Amsterdama SAT-kongreso kunsidis reprezentantoj k anoj de LEA-oj je la 3-a de aŭgusto vespere en la kongresejo „Brakke Grond“. La kunsidon partoprenis multaj Gek-doj, k laŭalfabete laŭ lingvodistriktoj diversaj Gek-doj raportis pri la stato en la koncerna LEA. Montriĝis el tiuj raportoj, ke la tuta movado suferas pro la interbatalo de diversaj tendencoj k ke la nombro da anoj malkreskis en kelkaj lokoj pro tio. Male la movado en lingvoregionoj, en kiuj la K-doj ne interbatalis, montris bonan staton el ĉiuj vidpunktoj. — En la vigla debato, kiu sekvis post la raportado, partoprenis Gek-doj el Anglio, Aŭstrio, Belgio, Francio, Germanio, Nederlando k Svedio. La kunsidon prezidis K-do Sulski (Londono).

La 2-a laborista Olimpiado — grava sukceso por esperanto.

La olimpiada komisiono de la Aŭstria Labor. Ligo Esperantista (ALLE) jam depost jaro laboris en interkonsento kun la olimpiada sekretariejo preparante la olimpiadon. Ĉiuj varbiloj k flugfolioj havis ankaŭ esp-an tekston, varbafiŝoj grandkvante estis eldonitaj ankaŭ en esp-o k en la interkorespondado ofte esp-o estis uzata praktike.

Pliaj detaloj pri la Kongreso de SAT sekvos en venontaj n-oj.

Dum la Olimpiado mem ALLE instalis esperanto-informejojn en la stacidomoj k la olimpiadaj oficejoj, kiuj oftege estis uzataj k bezonataj. Okazis kelkfoje, k fremdlingvano nur per esperanto povis konigi siajn peton aŭ deziron.

En kadro de la festaranĝoj estis aranĝita ankaŭ internacia esperanto-manifestacio kun bela programo. Tramista ĥoro esp.-lingve prezentis la „Internacion“, belan ĥoron „Matenvoko“ k la „Kanton de la laboro“. Delegitoj el 14 ŝtatoj salutis la kunvenon. Ege aplaŭditaj estis precipe la angla K-dino k la delegitoj el faŝistaj landoj. Entute estis efektive „interfratiga vespero“ montranta, ke nur komuna mondlingvo povas realigi la ideon de internacio. Ankaŭ en aliaj kunvenoj, ĉu de abstinenculoj, filatelistoj ktp., kelkfoje parolis esp-istaj K-doj.

Finfine okazis la 26-an de julio la impona festmarŝo de la sportuloj preter la delegitoj de la 2-a Internacio al la stadio. 70 000 partoprenantoj el 17 nacioj marŝis inter spaliro de 400 000 rigardantoj. Kvar horojn daŭris la pretermarŝo. Inter la grupegoj kaj grupoj de la plej diversaj sport-disciplinoj estis ankaŭ la grupo de la Esperantistoj-naturamikoj. Pli ol 150 turiste vestitaj Gek-doj marŝis kantante aŭ parolĥore vokante. Flame flirtis ilia ruĝa flagaro k esperplene brilis la verdaj steloj en ili. Ĉie el la amasa rigardantaro oni aŭdis esp-lingvajn salutvortojn, tiom esp-o jam estas disvastigita. Ĉe ponto, kiun ĉiuj marŝantoj devis transiri, staris la Vienaj lab.esperantistoj per flagoj k afiŝoj salutante la marŝantan sportularon k inter ĉiuj nacioj oni povis rimarki Gek-dojn portantajn la esp-an insignon.

— paĝo 8 —

372 — SENNACIULO

Okazis miraklo!

Ankoraŭ en februaro de tiu ĉi jaro la konsilantaro de la Socialdemokrata Partio Nederlanda en siaj debatoj malgraŭ fervoraj pledantoj por esperanto inklinis aŭskulti laŭ la voĉoj de kelkaj „aŭtoritataj“ membroj, kiuj asertis, ke estas neeble uzi praktike esperanton kiel interkomprenilon tutmondan. Ĝi konklude promesis nur doni „ŝancon“ al nia lingvo en la partia kongreso.

Ankoraŭ ĉe la komenco de la 11-a SAT-kongreso la redakcio de „Het Volk“ (La Popolo), ĉiutaga gazeto de l’socialdem. partio, rifuzis enmeti la raportojn senditajn pri nia kongreso.

Sed — ĉe la 4-a laborkunsido de la kongreso (je 5-a de aŭg. vespere), tiu sama, en kiu la debatoj estis plej viglaj k akraj k degeneris fine en tumulton sekve de la seninterrompa incitado k provokado de opoziciuloj — ĉeestis persone unu redaktoro de „Het Volk“. Kaj jam sekvantan matenon troviĝis ampleksa artikolo en la ĵurnalo, eĉ kun esperantlingva titolo: „Nur per praktiko esperanto progresas.“ Interalie ni legas en tiu ĉi artikolo jenon: „… Ĉi tie ne okazis konferenco el instruitaj diplomatoj, sed kongreso el simplaj laboristoj, kiuj preskaŭ ĉiuj nur scipovas du lingvojn, ĉiu unu nacian k ĉiuj kune unu komunan internacian: la mondhelplingvon esperanto! — Kaj kiel estis ĉi tie uzata tiu ĉi lingvo! — Ni volas al ĉiu, kiu ankoraŭ la plej etan dubon sentas kontraŭ la praktika uzeblo de esperanto, insiste konsili, en tiuj ĉi tagoj fari viziton al „De Brakke Grond“¹. Estas vere nekredeble! …“

Okazis miraklo…

Varbkonkurso al „S-ulo“.

Ĉiu legis en la lasta n-o la sciigon pri la rezulto k fino de nia Varbkonkurso.² Jam ĉe ekstarigo de tiu Konkurso vi sciiĝis, ke la propono por ĝi venis de K-do, kiu samtempe kun la projekto deponis ĉe la Redakcio la mon-sumon necesan por garantii per ĝi la pagon de l’premioj sen ia elspezo por SAT. Nun la iniciatinto rajtigas nin konigi lian nomon en la gazeto: vi do sciu, ke ĉi tiu oferema K-do estas K-do Soares.

Refoje ni vokas al ĉiuj fervoraj k varbemaj Gek-doj en la tuta mondo: en nuna momento, post la sukcesplena XI-a Kongreso de SAT en Amsterdamo, pli ol iam ajn certigu la sukcesan antaŭeniron de SAT k de ĝia organo „S-ulo“! La krizo estu likvidita per multobligita k plifortigita varbado de novaj membroj al SAT k novaj abonantoj al „S-ulo“!

¹ La kongresejo. — Red.

² Aldoniĝas al la publikigitaj listoj jenaj tro malfrue ricevitaj rezultoj: K-do W. J. Eerdmans, Rotterdam, varbis 5 aktivajn membrojn, K-do St. Lisauskas, Carfin, ankoraŭ 2 kvaronjarajn abonojn al „S-ulo“, K-do A. Teufelsbrucker, Linz, ankoraŭ 1 aktivan membron.

Ĉiu konscia SAT-ano portas la sennaciecan insignon, ne la nacian. Oni ja ne lernas esperanton por interrilati kun samlandanoj. Mendu la SAT-insignon ĉe la Administracio en Leipzig O 27.

TRA LA MOVADO

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La Franca Ligo de Homaj Rajtoj (150.000 membroj) decidis fari inter siaj sekcioj enketon pri esp-o. En ĝia Bulteno aperis jam 2 favoraj k 1 malfavora artikolo. 9 sekcioj jam voĉdonis favore al esp-o.

La „oficiala“ esperanto-insigno (verda sur blanka fundo) rajtas esti portata de fervojistoj dum dejora tempo sur la linio Vieno-Aspang (Aŭstrio) laŭ dekreto de la direkcio de 19. 5. 1931.

La prusa Akademio de l’teknikaj artoj k sciencoj subtenas la eldonon de germanlingva verko pri internacia lingvo, kiun aperigas la germana societo de inĝenieroj. Ĝi estas ĉ. 460-paĝa k verkita de s-o Wüster, aŭtoro de la „Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana“. Al la „planlingvoj“ (artefaritaj lingvoj) estas dediĉitaj en ĝi 116 paĝoj.

Je la 26-a de julio estis inaŭgurata en Bulonjo-sur-Maro la placo antaŭ la stacidomo Tintelleries, kie elvagoniĝis d-o Zamenhof en j. 1905, kiel „Placo Zamenhof“. La ceremonion ĉeestis multnombraj esp-istoj diverslandaj.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

LEA-Kantaro. Kolekto de proletaj, batalaj, liberpensulaj k popolaj kantoj. Tria reviziita eldono. Eld. GLEA, Berlin C. 25, 1931. Prezo: 0,40 mk. g. 76 pĝ. Form. 10×14½ cm. (Sen muziknotoj).

Oni estas kantema en Germanio. La bezono je malkara kantaro tie ĉiam sentebliĝis pli ol alie. Nia SAT-Kantaro, pli ampleksa k pli kara precipe pro la muziknotoj akompanantaj la kantojn, pro sia prezo ne povis esti akirata senpene de ĉiu lab. kantemulo. Sekve estis pravigebla la eldono de tiu ĉi GLEA-eldonaĵo. Sed ni devas riproĉi al la kompilintoj k protesti, ke plilarĝigante la novan eldonon, ili multajn kantojn simple elprenis el la SAT-Kantaro, sen antaŭa interkonsento kun la SAT-kooperativo k ankaŭ sen mencii la fonton, laŭ kiu oni represis!

N. B.

La Unua de Majo. Legolibro por proletaj esperantistoj. Eldonejo: Tettoo-Ŝoin (Eduka Fako de J.P.E.U.). 60 pĝ. Form. 13×19 cm. Pr.: 1 mk. g.

Pri tiu ĉi libreto ni devas fari la saman rimarkon kiel pri la antaŭa: Pluraj ĉapitroj estas represitaj laŭ „S-ulo“ k aliaj SAT-eldonaĵoj, sen interkonsento kun SAT k sen mencio de la fonto! Se ni niaflanke same procedus pri opoziciaj verkoj, ni kredeble aŭdus baldaŭ pri „uzurpo, ŝtelo“ ktp, sed, de kiam CK de SEU donis la signalon, ĉio kontraŭ la bonaj moroj ŝajnas esti permesita al opoziciaj LEA-estraroj. — La libreto estas sufiĉe lerte kompilita; la lingvo estas ĝenerale bona, krom stilaj mankoj. Malbona estas la uzado de „demonstracio“ en senco de manifestacio k de la vorto „mitingo“ (amaskunveno).

N. B.

MEMORNOTO

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 30. 7.; The Labour Woman, London, aŭg.

Peresper. materialon enpresis: Le Réveil Ouvrier, Nancy, 29. 7., 1. 8.

Pri SAT-Kongreso raportis: Het Volk, Amsterdam, 5. 8., 7. 8. — De Tribune, la kompartia gazeto aperanta en Amsterdam, enhavis dum la kongrestagoj plurajn malobjektive k insultplene verkitajn kontraŭ-SAT-ajn artikolojn en esp-a k holanda lingvoj.

El SAT-eldonaĵoj represis: La Juna Socialisto (Leeds) ĉiumonate depost januaro unu ĉapitron el „Fabeloj“ (Herm. Zur Mühlen) en angla trad. laŭ esp. eldono.

NIA POŜTO

16 462. — Ni ricevis vian sendaĵon, sed ĝi estas nesufiĉe afrankita. Vi ŝuldas al la Adm. 0,30 mk. g. — Red.

17 275. — Jes, ankaŭ pasivaj membroj ricevos jarlibron, kiam ĝi aperos. — Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. – Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

FRANCIO

Adresŝanĝo. — R. Melo, 30 rue Chemin Vert, Drancy apud Paris. — Ĉiam koresp. kôl, L, PK, PM. Tuj resp. al ĉiuj.

NEDERLANDO

— Maldekstrulo (23 j.), vizitonta bicikle okc. Germanion dez. dum kelkaj tagoj simple gasti ĉe senlabora K-do. Pagos 2 guld. po plentago. Skribu al: K-do S. J. Evenbly, Scheveningen (Haag).

Letervespero en Novisad

La Amika Rondo aranĝos la 5. sept. letervesperon, por kiu ĝi petas sendi: L, PK, PI, bfl., gaz. k ekspozmaterialon el ĉ. l., krom Sovetio. Ni ĉion rekompencos. Adr.: Jozefo Vecsey, Nemaĉka ul. 37, Novisad (Jugoslavio).

ENHAVO

paĝo
Kongresa Parolado 365—366
Gvidrezolucio 366
Letero de Sako el la malliberejo 367
La fonto de senlaboreco 367—369
Sen laboro 368
Tagoj el mia vivo 369
Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn 370
Kontraŭ la dogmojn 370
Tra Esperantio 371
Recenzejo 372
Korespondado 372

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 360, 27-a de aŭgusto 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 34,5,68,15] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo.

7-a JARO, N-o 360 — LEIPZIG, 27. / 8. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

La rezultoj k la signifo de la XI-a Kongreso.

Al la tuta SAT-anaro!

En la antaŭa n-o de „S-ulo“ la legantoj povis legi la tekston de la rezolucio, kiu estis preskaŭ unuanime akceptata en la lasta laborkunsido de l’ Kongreso (79 voĉoj por, 1 kontraŭ k 7 sindetenoj). La publikigota protokolaro donos ĉiujn klarigojn pri la debatoj k tiel la interesiĝantoj povos prezenti al si la fizionomion de la Kongreso. Sed ni volas jam nun fari kelkajn rimarkigojn, kiuj sufiĉos por ĝuste kompreni la signifon de la akceptita rezolucio.

La pasivaj membroj k la gastoj konsistigis la grandan plimulton el la kongresantoj k nur la aktivaj membroj voĉdonis. La plej granda nombro da partoprenintoj en la voĉdono estas 138 ĉe elekto de protokolantoj en la unua laborkunsido. Estis prezentataj du listoj: unu de la kongres-estraro k alia de la opozicio. Ĉe la supro de la unua listo staris la nomo de K-do Bartelmes (la „ĉeffalsisto“ de la protokolo pri la Lajpciga Kongreso!) kun 95 voĉoj; ĉe la supro de la opozicia listo kuŝis la nomo de K-dino Keable kun 43 voĉoj. Oni jam tuj povis kvazaŭ pesi la fortojn. Farante komparon kun la voĉdono okazinta en Londono lastan jaron, oni konstatas, ke la fortoj de la opozicio eĉ malkreskis proporcie dum la jaro, malgraŭ la grandskala agitado farita per „Internaciisto“, „Arbeiter-Esperantist“ k „Bulteno de SEU“. Ĉe la X-a Kongreso ja voĉdonis por la Plenum-Komitato 119 K-doj k kontraŭ 59.

Sed eble la legantoj pensos, ke la voĉdonado pri elekto de protokolantoj ne estas tre signifa. Ni do konigu la rezulton de du aliaj voĉdonoj. Por elekto de proponkomisiono la opozicio ankaŭ kontraŭmetis sian liston; ĉi tiu lasta ricevis 24 voĉojn kontraŭ 104 al la listo proponita de la kongres-estraro. Sed la plej signifa voĉdono estas sendube tiu, kiu rilatis al tio: ĉu la ĉeestantaj eksigitoj estu rajtigataj partopreni la debatojn aŭ ĉu ili estu konsiderataj kiel gastoj k ricevu la parolrajton nur ĉe la lasta kunsido por pledi por si mem kiel ili havas la rajton laŭstatute tion fari. 96 voĉoj aprobis la vidpunkton de la kongres-estraro k nur 38 la pretendon de la opozicio, kiu konsistis en tio, ke la eksigitoj havu la samajn rajtojn kiel la lojalaj membroj.

Tuj ĉe la malfermo de l’unua laborkunsido evidentiĝis, ke la opozicio estas en granda malplimulto. Tiu malplimulto eĉ pli malfortiĝis dum la daŭro de l’debatoj pro ĝia skandala sinteno. La eksigitoj Bata, Muravkin, Salan, Vildebrand, kiuj konsistigis la stabon de la opozicio, estis allasataj en la kongresĉambro kiel gastoj; ili do ne havis la rajton partopreni k iel ajn ĝeni la debatojn. Tamen dum 4 kunsidoj, en intima interligiĝo kun la neeksigitaj opozicianoj, kiuj povis sen ia ĝeno defendi sian vidpunkton, ili senĉese interrompis, bruis, insultis k kondutis laŭ maniero inda je faŝistoj. Tia konduto havis kiel rezulton, ke ĉe la lastaj kunsidoj pluraj K-doj, kiuj pro diversaj kaŭzoj simpatiis al la opozicio, akiris la konvinkon, ke ĝi malpravas k ekiris eraran vojon. Tio klarigas, kial la raportaro de l’P.K. estis akceptata per pli granda nombro da voĉoj (105), ol da tiuj ricevis la proponoj de l’kongres-estraro ĉe la unua kunsido. Notinde estas, ke la opoziciuloj forlasis la kongresĉambron, manifestacie kantante la Internacion, ĉe la momento, kiam K-do Lanti ricevis la finparolon antaŭ la voĉdono. Ili sendube ne volis aŭdi rebatojn al siaj krudaj k senbazaj atakoj. La momento estis emocia, k ĉiu ĉeestinto certe memoros kun kontento, ke la disiĝo okazis sen ia batalo aŭ interpuŝiĝo. Anstataŭ fikrii k insulti al la skismigantoj, la restantaj K-doj ekstaris k ankaŭ kantis la Internacion. Pli forte sonis la himno de la klaskonsciaj laboristoj en la kongressalono ol en la koridoro, kie malvenke paŝis erarigitaj, forirantaj K-doj…

La kongres-estraro montris toleremon, kiu ne havis la aprobon de ĉiuj K-doj. Multaj ja deziris, ke oni simple elĵetu el la kongresejo la malbonkondutajn „gastojn“. Tia farmaniero estus certe korekta k tute normala. Ni preferis tamen pacience atendi, ke la kriemuloj tiru la logikan konsekvencon de sia malvenko k foriru mem. Ni sciis, ke la opozicia stabeto deziris, ke ni uzu la perforton por elpeli ilin. Iu „eminenta“ reprezentanto de tiu stabeto, iu d-ro, uzis eĉ provokajn rimedojn por okazigi skandalon. Sed la lojalaj SAT-anoj estis avertitaj k malestime ignoris la malindajn procedojn.

La verdikto eldirita de la XI-a Kongreso estas do tute klara: granda plimulto aprobis nian agadon k komisiis nin daŭrigi la gvidadon laŭ la ĝisnuna senpartieca vojo. Tio tamen ne ŝanĝas nian decidon submeti al la tuta SAT-anaro la demandon pri fido aŭ malfido. Kun ĉi tiu n-o la aktivaj membroj ricevas balotilon, per kiu ili plilarĝigu aŭ nuligu la verdikton de la Kongreso. Ĉiu K-do havas do la eblon decidi pri la sorto de la Asocio. Ne ekzistas pli demokrata maniero ol ĉi tiu ĝenerala voĉdonado. Ni deziras ekkoni kiel eble plej baldaŭ la opinion de la tuta SAT-anaro por povi ĉu rekomenci pozitivan

— paĝo 2 —

SENNACIULO — 375

POPOLA DECIDO EN PRUSIO

La 9-a de aŭgusto por Prusio estis tago de grava decidiĝo — elektotago: ĉu restu la nuna prusa parlamento, ĉu estu novelektoj. La dekstraj (naciemaj) partioj kune kun la komunistoj estis alvokantaj al „Popola Decido“ pri tiu demando.

Por pli bona kompreno sekvu kelkaj vortoj pri la prusa konstitucio. Ĝenerale leĝoj estas farataj de parlamento. Sed povas okazi, ke pro iaj cirkonstancoj la parlamento ne plu spegulas la volon de la popolo. Por tia okazo la konstitucio havas rimedon: Se iu aro da popolanoj opinias, ke la parlamento estu foriginda, ĝi povas kolekti voĉojn, kiuj postulas la forigon. Same estus ebla la kolekto de voĉoj por iniciato de iu leĝo malakceptata de la parlamento. Tia kolekto da voĉoj estas nomata „Popola Postulo“. Ĝin devas subskribi 20 % da voĉdonrajtigitoj. Interesa estas ankaŭ la financa afero: Se la proponantoj atingas la necesajn 20 %, tiam la ŝtato pagas la kostojn; se ili ne atingas, tiam ili mem devas pagi. Se la necesa nombro estas atingita, tiam la postulo estas submetata al la parlamento kiel leĝpropono. Se la parlamento malakceptas ĝin, tiam devas okazi „Popola Decido“. Tiu okazas simile al parlamentaj elektoj. Sed la voĉdonantoj nur povas elekti inter jes aŭ ne. Se en Popola Decido la proponantoj atingas 50 % da jesaj voĉoj, tiam la propono fariĝas leĝo.

En Prusio ni havas „koalician registaron“, al kiu apartenas tri socialdemokratoj, tri anoj de „Zentrum“ (katolika partio), du anoj de Ŝtata Partio (demokrata). La registaro estis stabila. Ĝi atingis la trapenetron de la oficistaro per respublikanoj. La oficistaro, antaŭe naciema, multloke devis cedi al respublikanoj — grandparte socialdemokratoj. Tiel la registaro atingis grandan influon; la grandparte socialdemokrata sinteno de oficistoj en laborperejoj, laboroficejoj (subtenejoj), bonfarejoj, en ĉiuj oficejoj de ŝtato k komunumoj bone efikis al la popolo, speciale al senlaboruloj. La polico iĝis respublika, ne malmultaj oficiroj k altaj oficistoj estas socialdemokratoj. Tial la polico nun estas forta bastiono kontraŭ atakojn de dekstre aŭ de maldekstre.

La naciemaj partioj tre malŝatas tiun firman registaron prusian, ili volas forigi ĝin k anstataŭigi per registaro faŝista aŭ almenaŭ faŝistema. Tial en antaŭa jaro „Ŝtalkasko“, unuiĝo naciema, postulis „Popolan Postulon“ pri „la prusia parlamento estu likvidata“. Tiun postulon partoprenis krom Ŝtalkasko la nacisocialistoj, germannacia partio k la tuta aro da naciemaj unuiĝoj. Ili atingis preskaŭ ses milionojn da voĉoj. do la postulo venis antaŭ la parlamenton k — estis malakceptata. Sekve nun estis aranĝata la „Popola Decido“.

Oni propagandis por la forigo de la „marksista registaro“, insultis la ministrojn. Tamen la Popola Decido ne havis ŝancojn al venko. La Popola Postulo estis montrinta sian forton tutan. Tre multe pli da voĉoj ne estis atingeblaj. Ankaŭ la komunista partio estis forta kontraŭulo de tiu Ŝtalkaska afero, kiun ĝi nomis fiaĵo, trompo, kiun ĝi igis ridinda. Tre kompreneble, ĉar ĉiutage sur la stratoj okazis bataloj inter komunistoj k faŝistoj, ĉe kiuj ne mankis vunditoj k mortigitoj. Tiom pli la tuta lando estis konsternita, kiam lastmomente — en julio — la komunista partio deklaris, ke la Popola Decido estas r u ĝ a , ke ĝin partoprenos la komunistoj. Eĉ komunistoj mem grandparte estis konsternitaj! Ja la socialdemokrataj prusiaj ministroj — speciale Severing — estas treege malamataj de la komunistoj. Ja tio estis komprenebla. Tamen la aserto, ke ne estas diferenco inter registaroj respublika k faŝista estas tiom malsaĝa, ke nur somera varmego povus esti senkulpigo. Kaj eĉ ĝi ne povas validi, ĉar julio en Prusio estis malvarmeta!! Do nun oni povis sperti, ke estis formata unu fronto de la du ekstremaj flankoj, de faŝistoj k komunistoj. Ili daŭrigis ĉiutagajn batalojn, tamen en siaj gazetoj ili montris unuecan fronton: For la prusia parlamento, la registaro! Vivu la nigra-blanka-ruĝa, vivu la ruĝa Popola Decido!! Kompreneble la naciemuloj ĝojegis pri la neatendita helpo. Ili ne estis esperintaj sukceson, sed per la nova taktiko de la komunista partio ili sentis, ke la venko ne plu estas neebla.

La nombro da voĉdonrajtigitoj estas ĉ 26 milionoj, do la necesa nombro da jesaj voĉoj estis ĉ 13 milionoj. Dum la elektoj al la regna parlamento en septembro 1930 la partioj subtenantaj la Popolan Decidon (dekstraj partioj k komunistoj) havis kune 12 279 399 voĉojn. Do por venko mankis malpli ol unu miliono, — nombro, kiu al la partioj ne ŝajnis neatingebla, ĉar oni kalkulis, ke la socialdemokrata partio estas malfortigata.

La komunista partio per ĉiaj rimedoj propagandis la partoprenon al Popola Decido. Sed la laboristaro ne montris emon, sekvi al ĝi. Kaj ne estas mirinde, ke la komunistoj mem ne bone kapablis defendi la novan sintenon de sia partio, ĉar ĝi estas tiom absurda, ke ne estis eble, ĝin elkore propagandi. Ĉar, se vere venkus la proponantaj partioj, tiam la sukceso neniam povus esti „Ruĝa Prusio“, sed nur „faŝista Prusio“ aŭ registaro simila al la nuna registaro Brüning. La komunistoj nur povus atingi pli da subpremo! — pli da mizero por la laborista klaso. Eble tion ili celis por atingi — revolucion? Tamen mankas ĉiaj kondiĉoj por sukceso. Kaj altiĝus ŝancoj por faŝistoj, kiuj per siaj agoj registaraj en Turingio k Brunsvigo donis ekzemplojn, kiel fartas laboristaro sub ilia regado.

Venis la 9-a de aŭgusto. La popolo decidis! Ĝi decidis, ke restu la nuna parlamento, la nuna registaro! Da jesaj voĉoj estis atingataj 9 793 603. Por la venko mankis 3,5 milionoj. Ĉar oni plenrajte povas supozi, ke la dekstraj partioj atingis proksimume la voĉnombron de la Regnaj Elektoj de septembro 1930 (9 280 000) — por ili la jeso al la Ŝtalkaska propono estas komprenebla — oni venas al la konkludo, ke la elektantaro komunista (kiu ĉe la lastaj elektoj elektis komunistojn) ne sekvis la gvidvortojn de la komunista partio. Preskaŭ tri milionoj sin detenis (de dekstre k maldekstre).

Por bona prijuĝo de la tuta popoldecida spektaklo estu dirate, ke dum printempo de proksima jaro la parlamento laŭleĝe estos nove elektata, ke per venko nuna oni estus atinginta, ke la novelektoj estus okazintaj eble kvar aŭ kvin monatojn pli frue.

Adolf Sproeck, Berlin.

POR NIA MEDITO.

Mi ne amas la novon pro novamo, k mi ne amas la malnovon pro tio, ke ĝi estas malnova. Mi opinias, ke ne estas malfacile nek interese voli artefari estontaĵon per simpla renverso de tio, kio ekzistas, aŭ voli, ke tio, kio ekzistis, postvivu la kaŭzojn de ĝia ekzisto. Kio estas malfacila, tio estas ligi la memoron kun la fakto. la fakton kun la tendenco, kompreni la neevitebon k doni al ĝi per antaŭvido, per la inteligento la ŝajnon de dezirinda modifo saĝe efektivigita.

Paŭlo Valeri (france: Valéry).

*

En Germanio nuntempe estas elspezataj ĉiujare ĉirkaŭe ok miliardoj da markoj por alkoholo k tabako. Por la mono, elspezita okaze de la Oktobra festo en Munĥeno (Germanio) dum 1925 nur por biero, oni povus konstrui ĝardenan urbon por 2000 loĝantoj.

El Talizia 7/31 (14624).

[REKLAMO p.2] Kiel mi havigos al mi belajn ilustritajn plurkolorajn POŜTKARTOJN kiuj simboligas la idealon DE SAT ? Serion de 5 tiaj artaj liveras kontraŭ pago de 0,50 mk. g. Administracio de SAT Leipzig O. 27, Colmstr.

— paĝo 3 —

374 — SENNACIULO

laboron, aŭ transdoni la gvidadon en aliajn manojn. Kamaradoj! Urĝas ĉesigi la necertan situacion, en kiu troviĝas nun la Asocio; ties estraro bezonas nepre havi sufiĉan aŭtoritaton por fari kiel eble plej baldaŭ la necesajn elpaŝojn, kiuj savos nian entreprenon el tre embarasa situacio — situacio kaŭzata pro artifika reteno en Moskvo de granda sumo ŝuldata al SAT. Nenial prokrastu plenumi vian laŭstatutan devon; resendu kiel eble plej baldaŭ vian balotilon al la Administracio, Kolmstrato 1, Leipzig O 27.

Kiel limtempon por la Eŭropaj landoj ni difinas la 30-an de septembro; por la ekstereŭropaj landoj la 15-an de novembro.

LA PLENUM-KOMITATO DE SAT.

LETERO EL LITOVUJO

En la laborista esperanta gazetaro pri Litovujo nun oni nenion aŭdas. Oni supozus, kvazaŭ tia lando ne ekzistas en la mondo. Iu K-do demandis min: „Ĉu vi havas propran nacian lingvon, aŭ ĉu vi parolas polan aŭ rusan lingvon?“ Ĉu ne strange?

Vere, Litovujo estas malgranda balta lando. Lando inter verdaj arberoj, kun siaj moroj, doloroj, kun sia pasinto, kruela nuntempo k malgranda estonto.

Longan tempon regis en Litovujo la rusoj. Ili persekutis ĉion, kio estas litova: morojn, kulturan k politikan movadon, ankaŭ lingvon k gazetaron. Antaŭ la jaro 1905 skribi, legi k eĉ paroli litove oni ne rajtis. La litovoj ĉiam pli k pli akre kontraŭbatalis la carismon. La revolucia movado kontraŭ carismo en 1905 estis forta en tiu lando. La tutan movadon gvidis Socialdemokrata Partio de Litovujo. El gvidantoj de socialista k kultura movado mi mencias d-on Kudirka, socialisto, aŭtoro de litova himno, redaktoro de l’unua litova gazeto „Varpas“, k J. Baranavičius, J. Ŝliupas — redaktoroj de demokrata gazeto „Aŭroro“. Sed ili estis nur spiritaj gvidantoj. En la batalo havis la popolo siajn proprajn gvidantojn, kiuj nun jam estas forgesitaj.

En 1918 Litovujo fariĝis sendependa, demokrata respubliko. La parlamento likvidis la grandajn bienojn. Soldatoj k malgranda vilaĝanoj ricevis terparton da 2—5 hektaroj. La ekonomia k kultura stato de l’lando progresis.

En jaro 1926 la socialista registaro de d-o K. Griniaus volis enkonduki ekonomiajn reformojn, peli el lernejoj la klerikalismon, likvidi la militan staton en la lando, — sed la klerikaluloj kune kun la grandbien-posedantoj faris ribelon k renversis la registaron.

Faŝisma regado.

Kruelaj tagoj komenciĝis en Litovujo. Faŝista teroro premegis la landon. Oni sufokis la laboristan k demokratan movadon. Ĉiuj profesiaj, kulturaj k ekonomiaj organizformaĵoj, kiujn gvidis socialistoj, iĝis kontraŭleĝaj. Centoj da junulgrupoj estis fermataj. Precipe estis persekutataj la gejunul-organizoj „Aŭroro“ k „Foiroj“. Grandaj bienposedantoj reakiris la bienojn. Jezuitoj k klerikaluloj plenokupis la lernejojn. Socialistaj instruistoj tuj estis maldungataj, lernantoj forpelataj el la lernejoj, ĉiuj lernejorganizoj fermataj. La lernejoj nur estas fabrikaĵoj de ŝovinismo k militismo. Ankaŭ en manojn de 6—9-jaraj infanoj oni ŝovas armilojn.

La ekonomia vivo estas tute rigidiĝinta. Laborkondiĉoj — la plej malbonaj. Laboristo laboras en fabriko 10-14 horojn tage, k por tio ricevas 150-100 lit-ojn monate (10 lit-oj = 1 dolaro). Kamplaboristoj ricevas nur 20-30 lit-ojn monate. Granda mizero. Batali k striki oni ne povas. Sed strikoj okazas dank’ al tiel ekstreme malbona situacio. Nun strikas laboristoj ĉe fervojkonstruo Telŝiai—Kretinga; sed, ni jam eksciis, ke mastroj per polico dispelis la strikant-vicojn: multajn oni arestis k enkarcerigis.

La litova laboristaro, la gejunularo, ne povis silenti. En 1927 okazis kontraŭfaŝista ribelo en Taŭrogen, kiun gvidis socialdemokratoj. Ĝi malsukcesis. Multajn K-dojn oni vundis, 10 estis mortpafitaj, k pli ol 300 personoj migris eksterlanden. Tiam la elmigrantoj informis per esperanta gazetservo la tutan mondon pri kruelaj fiagoj k krimoj de l’faŝismo, k pri heroaj bataloj, en kiuj mortis K-doj Mikulskis, Vosilius, Ruzgas, Savenas, Merkelin, Rugaitis, Pozela k.a. — pli ol cento da laboristoj, inter ili multaj gejunuloj.

Senrajtigoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj okazis elektoj por la parlamentetoj de l’apartaj landregionoj. Elekti ne ĉiuj povis: ne rajtis la laboristaro k malriĉaj kamparanoj (ĉar ili ne havis ajnan posedaĵon), ne rajtis junularo, ne virinoj nek soldatoj. Ĉiuj partioj en Litovujo bojkotis tiajn elektojn. Sed la polico ordonis elekti — krome bojkotantojn oni taksas kiel perfidulojn je patrujo, eĉ eble persekutos ilin.

La litova burĝaro klopodis malhelpi la elektadon de poloj k judoj, sed vane. La elektoj okazis, k en duono da Litovujo la urbestroj estos judoj aŭ poloj, ĉar la juda k pola burĝaro aktive partoprenis en la elektoj.

Do, la veron diris la granda litova popola poetino Zemaite: „Mi revenis en Litovujon k ne trovis Litovujon …“ En tiu lando litovo nun estas nigra sklavo: nur juda, pola, rusa, litova burĝaro tre bone kunvivas k per ĉiuj rimedoj (precipe per sindikatoj, kiuj laboras en ĉiuj ekonomiaj branĉoj) ekspluatas la popolon.

Sed post grandaj persekutoj, premegoj, Litovujo de Laboro firmiĝas. La laboristaro organizas sin, la kamparanoj progresas, radikaliĝas. Ekzemplo: en iu laborejo en la ĉefurbo Kaŭnas perdis sian vivon juna laboristo, K-do Otaŝaitis, kiu estis antaŭe junoficiro, sed pro batalo kontraŭ la diktatoreco estis malliberigita k kondamnita. Pli ol milo da laboristoj, junaj k maljunaj, sekvis la kadavron de l’ K-do. Ĉiuj kun ruĝaj signaloj, ardaj paroloj, fieraj. Ektimis la burĝaro. Novaj fortoj. Nevenkeblaj fortoj de socialista kunbatalo.

Revolucia literaturo.

Maldekstran litovan literaturon prezentas la jurnalo „Tria Fronto“. Tiu ĉi jurnalo estas la plej moderna laŭ stilo k enhavo, tre legata tra la tuta lando. En vicoj de „Tria Fronto“ laboras la plej kapablaj fortoj de junaj verkistoj, K-doj Kazis Boruta, politika elmigrinto, tre talenta verkisto k poeto, aŭtoro de l’poemaro „Litovujo sur krucoj“ — libro, kiu estas ornamo de l’ litova literaturo k akra ilo kontraŭ la reakcio. K-doj Cvirka, Venclova, Jakuhenas, Raila, Montvilas, Korsakas k.a., kiuj ĉiuj estis persekutataj. K-doj Jakuhenas k Montvilas nun estas en malliberejoj.

La „Tria Fronto“ kun sia enhavo tre revoluciema k radikala, tre malplaĉas al la burĝaro k klerikaluloj. Ili minacas la redakcion per polico k eĉ revolveroj. Sed ho ve! Juna talenta poetino Salomeja Neris, kiu ĝis nun laboris nur ĉe klerikala gazetaro, nun kun abomeno forlasis tiun flankon k eniris en „Tria Fronto“.

„Tria Fronto“ eldonis i. a. jenajn librojn: „Fabeloj el cemento“ (Ŝimkus), tre impresa poemaro pri nova Litovujo, novaj liberaj tempoj; „Sunsubiro en vilaĝo Nika“ (P. Cvirka), rakontoj el la nuntempa vivo de l’vilaĝanoj; „Barbaroj krias“ (Raila) — protesto, ribelo kontraŭ reakcio, kantoj de nova laboristaro; „Betuloj en ventego“ (K. Boruta) k.a. — Unuvorte, „Tria Fronto“ estas tre taŭga ilo en batalo por nova Litovujo.

Ankaŭ en tiu ĉi lando oni observas la revolucian movadon, kiel en la tuta mondo. Malgranda mia patrujo batalas kontraŭ nuna reakcio, suferas por novaj, pli belaj tempoj. K-doj! Kun ruĝaj aŭroroj ĉe vi, ĉe ni, vin salutas samideano el malproksima Litovujo.

K. Vincas (Kaŭnas).

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en „S-ulo“ respondecas la aŭtoroj.

— paĝo 4 —

376 — SENNACIULO

LA FONTO DE SENLABORECO (Daŭrigo; vidu n-ojn 357/58, 359.)

Ĉinio ja ne estas kolonio, sed ankaŭ lando, kiu estas ekspluatata de imperiistaj ŝtatoj. Jam 11 jarojn Ĉinio batalas por sendependeco de imperiistaj ŝtatoj k por pli bona socia ordo. La imperiistaj ŝtatoj venkis pro sia mono; la nacia ĉina registaro perfidis siajn celojn; nun ĝi servas al la interesoj de l’ĉina burĝaro k de l’imperiistaj ŝtatoj, subpremas kruele k senkompate ĉiujn kontraŭulojn, ĉiun laboristan aŭ kampulan organizon.

Tamen la socia batalo furiozas seninterrompe. Ĉar la viv-kondiĉoj de l’ ĉinaj laboristoj k terkulturistoj estas teruregaj. Certe niaj rusaj k germanaj K-doj vidis la filmon „La Dokumento de Ŝanĥajo“; eble ankaŭ niaj okcidenteŭropaj K-doj. Kaj la raportoj de eŭropanoj k ĉinoj certigas la faktojn montritajn en tiu filmo.

La situacio de l’industria laboristaro estas en Ĉinio la sama kiel en Hindio. La salajroj estas tre malaltaj; la labortempo estas 12—15 horojn tage. Virinoj k infanoj, jam en aĝo de ses jaroj, laboras tre multe en la fabrikoj; ĉar la viroj ne gajnas sufiĉe, por ke ili povu nutri familion. La laboro okazas ofte en malsanaj fabrikoj k sub teruraj kondiĉoj.

Ĉi tiuj teruraj viv-kondiĉoj estas eblaj nur sekve de grandega rezervarmeo. Mi menciis jam komence, ke ĉina K-do, Kuo Ŝien-jen, taksas la nombron de l’senlaboruloj en Ĉinio je 15 milionoj. Li aldiras, sub normalaj kondiĉoj, t.e. se ne okazas malbona rikolto, superakvego aŭ iu simila malbonaĵo.

Ĉar ankaŭ la viv-kondiĉoj sur la kamparo estas teruraj. Ni vidas similan bildon kiel en Hindio. La plimulto de l’kamparanaro estas sen tero, — 75 elcentoj de l’terkulturistoj posedas nur 6 elcentojn de l’kulturita tero; male, la klaso de l’ter-posedantoj, nur 13 elcentoj de l’kamparanaro, posedas 81 elcentojn de l’tero. 40 elcentoj de l’ terkulturistoj estas farmistoj.

Se kampulo volas farmi, li devas doni al la posedanto de l’tero garantiaĵon, kiun li perdas, se li ne povas pagi la farm-monon. Ĉi tiu farm-mono sumiĝas mezkvante je 50 pocentoj de l’rikoltaĵo. Do, kiel skribis la ĉina saĝulo Mong-dsi jam antaŭ 2500 jaroj: „… unuflanke, la homoj ne havas sufiĉe por servi siajn gepatrojn, k aliflanke ne sufiĉe por nutri edzinon k infanojn. Eĉ en fruktedona jaro ĉiu estas en mizero; sed kiam venas malbona jaro, tiam la homoj ne estas ŝirmataj kontraŭ malsatmorto.“ Pri pli posta tempo la „ĉina historio“ raportas: „La farmistoj devas pagi al posedanto de tero kvin dekonojn de l’rikoltaĵo kiel renton. La kompatindaj homoj vivas tre mizerege, vestas sin malbone k estas kiel bestoj.“ Kaj tiu priskribo taŭgas ankaŭ por la nunaj cirkonstancoj. Se la farmisto ne povas pagi la farm-monon, li perdas sian garantiaĵan monon k nun li devas labori kiel kamplaboristo aŭ migri en la urbojn kiel taglaboristo; se li ne trovas laboron, li devas almozpeti aŭ vendi sin kiel soldaton; aliel li estiĝas „rabisto“. „La riĉuloj posedas multan teron …. Sed la malriĉuloj posedas eĉ ne plenmanon da tero k devas vendi sin kiel servutulojn pro malsato.“

Ni vidas la devenon k la kaŭzon de tiu ĉi rezerv-armeo. Malgranda klaso da homoj posedas la teron k povas devigi la aliajn, labori por ĝia profito.

Jam dum la tempo de l’granda saĝulo Kung Fu-tse, antaŭ 2500 jaroj, furiozis en Ĉinio sociaj bataloj. Jam el tiu tempo, la plej malnova ĉina libro Ŝi-kieng raportas: „Tiu posedas domon k tiu grenon. Sed la popolo posedas nenion k estas kruele trafita de la okazaĵoj de l’naturo.“ Por ne malsatmorti, la kampuloj estiĝis „rabistoj“, bataloj ekestis, ĝis finfine la kampuloj havigis al si la teron. Sed iom post iom kreskis nova klaso da posedantoj de tero; la kampulaj viv-kondiĉoj malpliboniĝis pli k pli, ĝis ree ekestis ribeloj. Ĉiam ree dum la ĉina historio okazis tiaj ribeloj, proksimume en ĉiuj 200 jaroj.

Ankaŭ nun furiozas bataloj. Ilia centro estas Suda Ĉinio, la ĉefa distrikto de farmistoj k malriĉaj kampuloj. Kune kun ili batalas la industria laboristaro k la bataloj ne finiĝos antaŭ ol venkis la popolo. Ĉar ili batalas kun persistemo k kuraĝo por siaj rajtoj, ne klinite de kristana servutemo.

LITERATURO:

g e r m a n l i n g v a :

Kuo Ŝien-jen k Karl Hinkel: „4600 jaroj de Ĉinio.“ Getingen 1930. Eldonejo „Publika Vivo“.

Kuo Ŝien-jen: „Kapitalismo k propraĵo de tero en Ĉinio.“ Disertaĵo. 1930.

„Laborista movado k revolucio en Ĉinio.“ 1925.

T’Ang Leang-li: „Ĉinio ribelas.“ Lajpcig 1927.

Mong-dsi: Tradukita de Riĥard Vilhelm. Jena 1923.

a n g l a l i n g v a :

„Ĉinia Jarlibro“. Londono 1928.

„The Eastern Miscellany“, diversaj kajeroj. 1927, 1928. Ŝanĥajo.

ĉ i n l i n g v a : komparu: Kuo.

„Ĉinia historio.“ Ŝanĥajo 1921.

„Ŝi-kieng.“ Fama malnova kolekto de poeziaĵoj.

Meksikio estas lando en simila situacio. Ĝi batalis antaŭ nelonge per leĝoj kontraŭ la influon de l’usonaj reĝoj super petrolo k samtempe kontraŭ la plej granda spirita potenco en la mondo, kontraŭ la katolika eklezio. Agrara revolucio antaŭiris, kiu forigis la influon de l’posedantoj de grandegaj bienoj.

„Tero k Libero“ estis la devizo de l’meksikaj revoluciistoj. Kaj: „La tero apartenas al tiuj, kiuj kulturas ĝin.“ Do, ankaŭ ĉi tie estas la tera problemo la plej grava motivo de l’batalo.

En Meksikio la plej granda parto de l’loĝantaro estas kamparanoj. Ilian situacion priskribas K-do J. Ker en „La Nova Epoko“ (n-o 3, decembro 1930) jene: Li rakontas pri la valo de Teotihuakan: „… el la 8330 geloĝantoj 7914 posedas nenian grundon k 416 posedas malbonan teron malgrandkvante. Kune ili posedas nur 1/10 de la surfaco de la Valo. Kiu posedas la aliajn 9/10? Sep riĉuloj, kiuj ne loĝas en la Valo. Tiu fakto respondas al multaj demandoj. Ekonomiaj faktoj estas tre malmolaj k tre konvinkaj. Nature la pli ol sep mil senteruloj devis labori por la 7 riĉuloj. Ili laboradis 12 horojn ĉiutage por salajro de 50 ĝis 75 centavoj. (Centavo estas duono de usona cendo.)“ Sed tiu salajro estas ankoraŭ alta, kompare al la plimulto de salajroj pagataj sur la kamparo en Meksikio. Plej ofte oni pagas nur 12 ĝis 30 centavojn tage. Estas preskaŭ la samaj salajroj, kiujn la mond-esplorinto Humbold citis jam en la jaro 1794. Krome, la kamp-laboristoj (peones) sur la grandegaj bienoj (hacienda) ofte devas aĉeti la varojn en vendejo de l’bieno. Tiel ili estas tute dependaj de la posedanto de l’ bienego aŭ de ties administranto.

Ankoraŭ en la jaro 1921, post parceligo de multaj grandegaj bienoj, 12800 da ili okupis proksimume 60 elcentojn

[BILDO p.4 | 38,34,66,71] Desegnaĵo: juna gazetvendisto kun kaskedo, kiu paŝas kaj alte svingas gazeton per unu mano, portante faskon da gazetoj sub la alia brako.

K-doj! Perantoj! Grupestroj!

Organizu la unuopan vendadon de „S-ulo“-N-oj al neabonantoj en via loko!

— paĝo 5 —

SENNACIULO 377

de l’privata terproprajo, k la profesia statistiko de 1910 mencias nur 836 posedantojn de grandegaj bienoj. La plej granda posedanto de tero estas ankoraŭ nun la katolika eklezio, kvankam oni forprenis de ĝi jam antaŭ 70 jaroj multe da tero.

Per la kampara revolucio la posedantoj de grandegaj bienoj perdis sian influon. Iom post iom la revoluciaj gvidantoj Kales k Rubio realigas siajn celojn: disparceligi la grandegajn bienojn, instrui la kamparanojn kulture k profesie, plibonigi la viv-kondiĉojn de laboristoj. Grandegaj estas la malfacilaĵoj. Rubio rakontis pri indiĝenoj, kiuj plendis, „ke la pastro de l’vilaĝo minacis ilin je perdo de anima saviĝo, se ili akceptus la teron, kiun leĝo k registaro donas al ili; pro tio li ne prenus konfeson, nek baptus iliajn infanojn. Per tio multaj el ili lasis sin timigi k preferis plue labori kiel sklavoj sur la grandegaj bienoj k rezigni sufiĉan viveblon k bonan estonton por siaj infanoj, ol igi tiujn perdi ilian animan saviĝon.“ — Sed ne nur malklero k eklezia dependo de l’kamparanoj kaŭzas malfacilojn. Ankaŭ kun la katolika eklezio k kun la mastroj de l’petrolejoj devis kompromisi la meksikaj gvidantoj; ja, kontraŭ la lastaj, t.e. kontraŭ Usono, ili sukcesis nenion. Tamen ili jam sukcesis plibonigi la viv-kondiĉojn laboristajn sur la kamparo k en la industriejoj, akceli la disparceligon de grandegaj bienoj k la instruadon de l’kamparanoj.

LITERATURO:

esperanta: „La Nova Epoko“ n-o 3 (87), decembro 1930.

germanlingva: Adolf Rajhvajn: „Meksikio leviĝas.“ Lajpcigo 1930. „ISK“ n-o 4, aprilo 1927.

anglalingva: Frank Tanenbaŭm: „La meksika agrara revolucio.“ Vaŝingtono 1930.

hispanlingva: „Duonmonata revuo, Organo de l’departemento de la nacia statistiko.“ 1925.

(Daŭrigota.)

Vetig (16900), Gelnhaŭsen (Germ.).

La klasbatalo tra la mondo

Lokaŭto de 300 modellignaĵistoj en Plzen (Ĉeĥoslovakio).

Ĉiu leganto de „S-ulo“ legis en n-o 346 pri imitinda organizado de modellignaĵistoj en Ĉeĥoslovakio. Nun okazis denove konflikto en la laborejo, ĉar nomita komisiono ekkondutis kiel ceteraj kalkulantoj k spionoj, anstataŭ konstati kaŭzon, kial la fabrikataj modeloj estas karaj. Ni protestis k postulis forigon de la komisiono. La direkcio konsentis trakti, sed ne cedis al nia postulo dume forigi la komisionon el la laborejo, k prokrastadis trakti la aferon. Sekve ni ekagis jene: kiam iu el la komisiono aperis en la laborejo, eĉ kiam ili iris necesejon, ni ĉesis labori k fajfis per fajfiloj k bruis per ĉiuj eblaj rimedoj, ĝis ili malaperis en kancelarion. Tio konfuzis la direktorojn, sed ili ne cedis k prefere lasis fajfi 300 laboristojn, ofte kvinfoje dum 8 horoj, ol forigi trimembran komisionon. Post semajno ni ŝanĝis la taktikon k atendis matene ĉe l’enirejo k forpelis la ŝatatan komisionon el la laborejo. Alian tagon venis la komisionanoj, laŭ ordono de l’direkcio, sub aŭspicioj de sekretpolicano. Sed ili fiaskis ĉiuj. Ni ilin pelis, eĉ la policanon, tra la fabrika korto ĝis post la pordego de l’Ŝkoda-fabriko. Tiun tagon (24. 7.) ni strikis por devigi ilin trakti nian aferon. Je la fino de l’labortago ni ricevis monon k maldungan ateston.

K-doj k modellignaĵistoj (ĉefe en Aŭstrio k Germanio): ni akceptis la altruditan batalon de l’Ŝkoda-fabrikestraro (estras la miliardulo Ŝnajder Fr., kiu posedas 51 % de l’akcioj) kun decido batali ĝis plena finvenko, malebligi enkondukon de popecpaga sistemo. Ĉe Ŝkoda-fabriko, unu el la plej grandaj en Ĉeĥoslovakio, senlaboriĝis dum 2 lastaj jaroj 12 mil gelaboristoj. Malgraŭ tio la produktokvanto restis la sama k la neta profito estis eĉ pli granda lastan jaron. Gek-doj traduku nian unuan artikolon (n-o 346) por sindikataj gazetoj. Ĝis nun ni konvinkiĝis, ke modellignaĵistoj ne povas solidariĝi.

J. P. (14382).

La ruĝa semajno en Seviljo.

Dum unu semajno proleta sango fluis torente tra la stratoj de Seviljo. La fusiloj de l’policanoj, krom la bedaŭrindaj viktimoj, detruis la demokratajn iluziojn k la naivan fidon, kiun la laboristaro havis al la respubliko de la 14-a de aprilo. La provizora registaro plenumis ne unu el siaj multaj antaŭaj promesoj. La feŭda kapitalista stato dume daŭras. En ĉiuj partoj necesas striki k ribeli por atingi plibonigojn. En la kamparo la terposedantoj ekspluatadas la malsatantajn kamparanojn. En la urboj al senlaboruloj petantaj panon oni donas kuglojn. La karceroj estas plenaj de K-doj. Andaluzio estas la regiono, kie restas plej multe da postsignoj pri la feŭdismo k ĝiaj devenoj; estas la grundo de l’ latifundismo¹ k de l’vasalestroj; estas la loko de la salajroj 5- aŭ 7-pesetaj; de la deviga senlaboreco por dekoj da miloj, de la malsato de l’kamparanoj . . . Seviljo, la ĉefurbo de Andaluzio, reprezentas la koncentrigon de la koleroj el tiu ĉi parto de Hispanio, k el ĉi tiu koncentrigo nepris eksplodi la revolucia fajrero. La ekzisto en Seviljo de revoluciaj sindikatoj k de la kom. partio donas organan formon al la situacio objektive revolucia. Post la Seviljaj laboristoj, la andaluziaj kamparanoj en multaj vilaĝoj sin ĵetas al la kampara revolucio. Estas impona vojiro: ĉiuj K-doj el ĉiuj tendencoj en unueca fronto marŝas al la realigo de siaj aspiroj k tremas la tero; k la suno subiras ses fojojn en la daŭro de l’ batalo, dum la sango kuras en la stratoj de Seviljo . . .

La ribela movado de Seviljo ne finiĝis, nur komenciĝis. La laborista unuecfronto estas la prologo por tutlanda unuecfronto de l’lab. klaso, kiu tra la kontraŭstaroj k malhelpoj efektiviĝos.

R. Kiles (13661).

¹ Movado por grandaj terposedaĵoj. — Red.

La fino de l’granda tekslaborista striko en Norda Francio.

En n-o 348 aperis raporteto pri tiu strikego de 120 000 laboristoj (sub sama rubriko). Dek semajnojn daŭris la batalo, k ĝi finiĝis por unuj kun la propono Laval, tio signifas: socia asekuro pagata de l’laboristoj, sed kun kompenso de salajra plialtigo je 3 %, ĝis la 15-a de septembro. Ekde tiu dato la pliigo de 3 % estas reduktata al 1 %. En la fabrikoj de l’„Consortium“ (mastrara intereskomuno) pago de l’ soci-asekuro fare de la laboristoj sen ajna kompenso. Bedaŭrinde tio ne estas venko de l’laboristaro; sed, kontraŭe, ĝi ankaŭ ne estas venko de l’mastraro. Malgraŭ la grava senlaboreco, kiun suferis la gelaboristoj depost monatoj, ili dum la batalo elmontris admirindan kuraĝon k persistemon k ofereman spiriton por defendi siajn rajtojn. Estas rimarkinde, ke multaj industriistoj, anoj de la nomita mastrara intereskomuno (Consortium), dum la batalo malligiĝis de ĝi k kontraktis apartajn akordojn, ĉu rekte kun siaj laboristoj, ĉu kun la laboristaj organizoj. La „Consortium“ sekve perdis je sia potenco.

C. T.

MI VOLAS SCII . . .

Unu el miaj sovetiaj korespondantoj sendis al mi Bultenon de CK de SEU, en kiu mi kun ega miro povis legi, ke la SEU-gvidantoj postulis de siaj anoj ne uzi por korespondado tiujn adresojn el la SAT-jarlibro, kiuj estas signitaj per „S.P.“ Kion signifas tio? Ja nur, ke la SEU-gvidantoj instigas siajn anojn rigardi la socialdemokratajn SAT-anojn kiel danĝerajn klasmalamikojn. Mi nun volas scii, kiel pri la afero pensas la simplaj K-doj en Sovetio. Ĉu ili alproprigas al si la pensmanieron de siaj gvidantoj k rifuzas korespondi kun „S. P.“-anoj, aŭ ĉu ili tiom pli multe korespondas kun tiuj „danĝeruloj“ por konviki ilin, ke nur la KP-metodoj de la klasbatalo estas la ĝustaj?

— paĝo 6 —

SENNACIULO 379

ĉi teorio estas, ke la radianta energio, speciale la lumo, posedas difinitan mason; pro tiu eco ĝi estas submetita al la gravitado, tio signifas, ke lumradio povas esti altirata k devojigata de sia rektlinia vojiro per astro, kiu tuŝetas tiun fluglinion. Se la teorio estas prava, tiuj ĉi steloj devas aperi forlokigitaj je angulo, kiun la kalkulo de Ajnŝtajn fiksas je 1″ 75. Estas tre malforta devojiĝo, kiun iuj malfaciloj eksperimentaj igas penige mezurebla; ankaŭ la rezultoj akiritaj depost 1919 ekde la eklipsoj sinsekvaj donis rezultojn nefirmajn, sed tamen favorajn, entute, al la relativisma hipotezo.

Nu, la kunulo de Siriuso liveras okazon por pravigo pli preciza; ĉar, se ĝia denso estas tia, kian ni trovis, la Ajnŝtajna efiko devas ĉi tie esti tridekoble pli markita ol por la Suno. Ja la devojiĝo de l’lumradio dependas ne de la grando absoluta de l’„gravita kampo“, sed de ĝia rapida variado; forte koncentrita maso agos do, sur siaj randoj, pli forte, ol se ĝi okupus larĝan spacon. La eksperimento estas farita en 1925 k sukcesis: la mezuritaj devojiĝoj estas trovitaj egalaj, ĝis dudekono proksimume, al tiuj, kiujn oni antaŭvidis.

De nun niaj hipotezoj fariĝis probabloj tre fortaj; k la akiritaj rezultoj faras du ĵetojn per unu ŝtono, ĉar montrante al ni la materion en nesuspektitaj statoj, ili konfirmas la plej genian hipotezon, kiu eliris el homa cerbo depost Njŭtn (Newton).

La telefono en la mondo.

La nombro da telefonoj en la tuta mondo estas 32 712 254, el kiuj 59 po 100 estas en Usono, t.e. 16 k ⅓ telefonoj po 100 usonanoj. Tio signifas 10-foje pli ol en la tuta cetera parto de l’mondo.

TRA ESPERANTIO

Ĉirkaŭ la Kongreso.

LI — LI estas la aŭtoro de „ILI“. Por ke lia portreto estu kiel eble plej granda, LI elektis por sia verko pli ampleksan formaton ol tiun, kutime uzatan de SAT. Malgraŭ la grandampleksa portreto la libro ne trovis bonan akcepton k la nombro de venditaj ekzempleroj estas ridinde mizera. Pro tio mi emis riproĉi al la Direkcio, ke ĝi eldonis tian vere tute senvaloran verkon. Kaj nur la ekscio, ke LI mem pagis por la eldono, forprenis de mi la decidon protesti ĉe la Kongreso kontraŭ la aperigo de „ILI“.

LI estis elektita kiel sekretario de la Kontrol-Komitato; LI tiam volis diktatori k ordoni al la Direkcio de SAT, ke ĝi faru ĉi tion k tion, ke K-do Lanti devas nepre eksiĝi ktp.; LI sopiregis esti la redaktoro de „La Nova Epoko“ k ne povis toleri la nekomplezemon de la Direkcio tiurilate. . .

LI venis al Amsterdamo . . . por transdoni al la Opozicio dokumentojn, apartenantajn al la Direkcio; post tiu malhonesta faro li deponigis malpuraĵon sur la seĝojn en la kongresejo k poste ŝtelire, honte malaperis; LI ja ne kuraĝis sidi minuton inter la kongresantoj; LI falis en abismon el malestimego, tiagrade, ke eĉ opoziciuloj, al kiuj LI fiservis, tute malkaŝe diris: „Ni ja malŝatas lin, sed utiligas liajn armilojn.“ Tiaj armiloj povas vundi nur ties farinton k uzantojn. . .

Burĝa degenero. — Inter la opoziciuloj estis du doktoroj, plej tipaj reprezentantoj de l’burĝa klaso. Tiuj burĝidoj havis la bonŝancon studi en universitatoj k tie ricevi diplomojn. Malgraŭ tio — aŭ pro tio — tiuj diplomitoj kondutis dum la kongreso pli maldece k krude ol la simplaj laboristoj, kiuj estas de ili erarigataj per sofismoj k demagogiaj paroloj. Unu el tiuj doktoroj elpensis kiel „argumenton“, ke K-do Lanti havas „kontraŭrevolucian vizaĝon“ k la alia montris sian kleron nomante lin: fripono, kanajlo, mensogulo, fiulo, faŝisto ktp. ks.

Tia konstato povas nur plifirmigi la klaskonscion de la proletoj; ili ja konvinkiĝos pli k pli, ke la burĝaro degeneras, vidante, kiel kondutas burĝidoj, kiuj enŝteliĝis en iliaj vicoj.

Okuloj malfermiĝas. — Kiam la Direkcio asertis, ke la reteno de la SAT-mono en Moskvo estas intenca k ke tio konsistigas parton el la makiavela plano celanta 1) ĉu meti la gvidadon de la Asocio en partiecajn manojn, 2) ĉu, en okazo de malsukceso, ĝin bankrotigi, pluraj sinceraj K-doj opiniis, ke tia aserto estas kalumnia, ke iel aŭ aliel la ŝuldo estos pagata. Forpasis pli ol unu jaro k la mono ne trafis en la SAT-kason. Kaj finfine la opoziciuloj demetis la maskon; ili ja laŭte deklaris ĉe la Kongreso, ke estus malsaĝaĵo pagi al la nuna Direkcio, ĉar ĝi fariĝis „socialfaŝista“, „kontraŭrevolucia“ ktp.ks. Tiel estas facile pravigi friponaĵon!..

Aŭdinte tiajn cinikajn dirojn, kelkaj K-doj ekkomprenis, ke la Direkcio ne kalumniis, sed male estis tre klarvida. — Domaĝe tamen, ke tiu klarvido ne montriĝis pli frue: la Adm. de SAT ja ne devus konsenti tiom grandan krediton al Drezen k K-io post senbaza k malsincera atakado ĉe la Lajpciga Kongreso.

Essen — Amsterdam. — Tagon antaŭ la Kongreso, unu el la plej grandbuŝaj kriemuloj aplombe k konvinke asertis: „Ni faros en Amsterdam, kion ni jam sukcesis fari en Essen.“ Estas fakto, ke bone organizita malplimulto sukcesis tie kapti en siajn partiecajn manojn la tutan gvidadon de la germanlingva LEA. Kaj tio estis la komenco de la skismo en la lab.esp.movado.

La tro memfida kriemulo k liaj helpantoj ne dubis pri la sukceso k jam dimanĉe dum la surstrata manifestacio k en la kongresejo mem ili kondutis kiel venkintoj en konkerita lando: afiŝoj, tukoj k.a. diversaj agitiloj sin trudis ĉie, surkovris la murojn k donis la impreson, ke la „Lanti-kliko“ baldaŭ ricevos la „bonan lecionon“, projektitan de la heroaj „ŝturmuloj“.

Estas vere mirige, ke la SAT-estraro rilatis treege tolereme al tiuj pretendemaj fanfaronaĵoj. Sed la spektaklo ŝanĝiĝis lunde matene, antaŭ la malfermo de la unua laborkunsido. Finon al la petolaĵoj, sendube diris la „Lanti-kliko“; temas nun labori: je la 7½-a horo la kongresĉambro estis jam okupita de lojalaj SAT-anoj k kiam, je la 8-a, spione venis iu „doktoro“ por esplori k poste raporti pri la stato en la batalkampo, li ne povis kaŝi sian elreviĝon ĉe la konstato, ke la bela plano de la „ŝturmuloj“ estas malebligata de fruleviĝantoj. Tial okazis, ke la Essena venko iĝis tute Pirusa en Amsterdam. . .

Optimismo. — Mi legis, ke K-do Lanti estas kolerema homo. Kial do li povis aspekti tute indiferenta antaŭ la lavango da insultoj, per kiuj opoziciuloj superŝutis lin? Sendube tial ke li sidis sur la estrado apud K-do Krejt, la animtrankvila, bonhumora k sprita ano de la O.K.K.

La sukceso de l’Kongreso estas grandparte ŝuldata al tiu altkreska viro, kiu montris plurfoje vere heroan toleremon antaŭ la skandala konduto de tre strangaj „gastoj“. Tial mi volas dolĉigi miajn acidajn notojn per aldono de forta dozo da optimismo, ĉerpita ĉe la plej alta prezidanto de l’XI-a SAT-Kongreso.

Alcesto.

Geinstruista kunsido.

Kunvenis la 7-an de aŭgusto posttagmeze 15 gekolegoj en la Kongresejo. El Germanio 2, Anglio 2, Francio 3, Islando 1, Belgio 1, Nederlando 6. K-

— paĝo 7 —

378 SENNACIULO

Do mi estas scivolema. Laŭ mia opinio la anoj de la 2-a Internacio estas homoj kun propra penskapablo same kiel tiuj de la 3-a Internacio. Ambaŭ estas klasbatalaj organizoj, sed nur uzantaj diversajn rimedojn en la klasbatalo, jen demokration — jen diktaturon. Kial ekzemple en Aŭstrio la ideo de la 3-a Internacio ne volas progresi? Kial ankaŭ en Germanio k aliaj landoj malgraŭ egaj klopodoj de la kompartioj la S.P.-oj ne estas mortigeblaj? Ĉu nur pro tio, ke la komunistoj havas la ĝustan opinion k ĉiuj aliaj samklasanoj estas tro stultaj, kiuj tute ne komprenas tion aŭ kiuj tute ne emas esti liberigotaj el la katenoj de la kapitalismo?

4406.

Deklaroj al K-do 348 (Hbg.) pri lia artikolo en n-o 356.¹

Kiel Viena tramisto mi opinias necese ĝustigi la ĝis nun aperintajn informojn pri la Viena tramo. Ĉe ĝi deĵoras proks. 16 mil homoj, inter ili estas 13 mil organizitaj en la libera (socialista), la ceteraj en la klerikala k nacia (faŝistema) sindikato. En Vieno troviĝas nuntempe pli ol 85 mil senlaboruloj. Tio rezultigis malaltiĝon de la nombro da veturgastoj je 50 milionoj jare. La logika sekvo — malaltiĝo de l’enspezoj k danĝera situacio de l’ tram-entrepreno. Tiu stato devigis la direkcion raciigi la trafikon, malbonigi la kontrakton kun la tramistoj, mallongigi la kromhorojn ktp. La kostoj de l’dejorantoj ampleksas 80 % de l’ tuta buĝeto. Estas facilkompreneble, ke oni penadis redukti tiun por la entrepreno plej gravan sumon. Pro la raciigo superfluiĝis preskaŭ 2000 tramistoj. La libera sindikato k direkcio interkonsentis pri tio, ke dum jaro ĉiu tramisto, krom siaj liberaj tagoj, ricevu 15 tagojn eksterordinarajn nepagitajn (dum ĉiu monato unu nepagitan tagon k dum junio k decembro, kiam ni ricevas dumonatajn salajrojn, du tagojn). Pri tiu kontrakto la direkcio aranĝis voĉdonon; nur se la plimulto konsentus, la kontrakto estus valida. Speciale K-do 348 rigardu la rezulton k la sintenon de tramistoj, kiujn li nomas revoluciaj k klasbatalaj. La klerikal-naciaj faŝistoj agitis kontraŭ tiu kontrakto, sed nur pro tio ĉar al iliaj sindikatoj nur apartenas tramistoj kun 15—25 dejorjaroj aŭ pli, kiuj ne povas esti maldungataj laŭ ĉefkontrakto. La voĉdono rezultigis kompreneble grandan plimulton por mallongigi la labortempon k tiel malebligi maldungon al ni tramistoj.

Ĉu vi, K-do, povas nomi al mi iun tramdirekcion aŭ urbadministracion en Eŭropo, kiu agis laŭ tiu principo? En Berlino ekz. la tramo antaŭe estis komun-posedaĵo k pro la sama mizero transiris al privataj kapitalistoj, sekve de kio en kelkaj tagoj 1000 tramistoj estis maldungitaj. Kaj hodiaŭ la aliaj laboras je malpli bonaj kondiĉoj ol pli frue, kvankam inter ili estas eble pli da revoluciaj k klasbatalaj tramistoj. La samo okazis en Dresdeno k aliaj urboj. Mi ne povas nun kompari niajn laborkondiĉojn kun alilokaj. Sed mi menciu, ke ni ricevas 14-monatajn salajrojn (ne nur la tramistoj, ĉiuj, kiuj dejoras ĉe la komunumo), forpermeson de 7—28 tagoj ktp. — Kiel estas la afero en la urbo Vieno? Ĉiuj urbaj entreprenoj devas nur tiom perlabori, kiom necesigas la riparkostoj, la salajroj, impostoj ktp. Eĉ ne unu groŝo fluas kiel gajno en la urban kason. La prezoj de gaso, elektro, trambiletoj estas malaltaj kompare kun ĉiuj aliaj grandurboj. Pripensu, kontraŭ kiun ni devas esti revoluciemaj k klasbatalaj? Kontraŭ nian direkcion k la urb-administracion? Ĉu ambaŭ kulpas pri la mondkrizo, pro kiu 50 milionoj en unu jaro ne havas sufiĉe da mono por pagi veturbileton? Ne, K-do, la batalo por transformi la nunan kriman kapital. ordon ne povas okazi tiel, ke ni detruu la atingitajn avantaĝojn, sed kun scio k prudento paŝon post paŝo ni konkeru la de l’kapitalistoj ankoraŭ posedatajn fortikaĵojn.

Via rimarko, ke la kapitalistoj laŭvole povus forigi la socialistan administradon en Vieno, estas iomete politike naiva: ĉe la lastaj balotoj 702 mil homoj voĉdonis por socialistoj k 400 mil por burĝoj. Vi povas esti konvinkita, ke inter tiuj 702 mil, kiuj siajn voĉojn donis por la socialistoj, estas sufiĉe da klasbatalaj k revoluciaj homoj, por ŝirmi la konstitucion kontraŭ ĉiu minaco.

16928.

¹ Ni intencis fini la diskuton pri tiu punkto per la skribaĵo aperinta en n-o 357/58 (vd. tie). Sed dume ni ricevis ĉi tiun respondon de kompetentulo (mem Viena tramisto), kies publikigo ŝajnas al ni tute necesa por klarigo de la temo k evito de miskomprenoj. — Red.

Lingva ĥaoso ĉe la 4-a Kongreso de la Socialista Internacio.

Jam dum la malferma parolado de E. Vandervelde, kiu france parolis, montriĝis, ke lingva diverso estos granda malhelpo por la kongreso. Ĉiuj delegitoj, kiuj ne regis la francan lingvon, nur sente ekkonis la ardon k gravon de la vortoj de l’estro. Kontraŭe la K-don Seitz poste nur komprenis la germanlingvanoj. Nur per maŝinskribaj eldonoj de tiuj paroladoj en la tri kongreslingvoj (angla, franca k germana) ankaŭ la aliaj iom povis ĝui ilin.

Dum la sekvantaj kunsidoj la lingva problemo ankoraŭ pli akriĝis. Se ekzemple parolis germano, la angloj ankoraŭ devis finatendi la francan tradukon, ĝis venis ankaŭ por ili la tempo de l’kompreno. Por ŝpari tempon, la tradukoj de la paroladoj okazis nun en apudaj ĉambroj. Tial estis ĉiama el- k enirado, kio kaŭzis ofte egan bruon k ĝenis la kompreneblon.

Ĝojiga estas la fakto, ke oni inter la delegitoj k oficistoj de la kongreso vidis tiujn, kiujn portis la verdan stelon. Tio donas la esperon, ke ankaŭ la Internacio iam povos fariĝi efektive internacia.

Grimme.

SCIENCO K TEKNIKO

Esplor-rezultoj pri la planedo Siriuso.

Siriuso okupas, en la mondo de l’ stelaro, situacion tre netan, kiu havigis al ĝi la honoron esti elektata kiel horstelo, tio estas por difini la astronomian horon. Oni rimarkis baldaŭ, ke ĝi estis neinda je tiu ĉi honoro, ĉar ĝia moviĝo ne prezentis la dezirindan regulecon; k Besel eltrovis, en 1844, ke tiuj ĉi neregulaĵoj estis kaŭzataj de la najbareco de tiam nekonata astro, kiu dek-ok jarojn pli malfrue estis rimarkata de Klark (Clark). Ĉi tiu astro estas facile observebla per la grandaj modernaj teleskopoj; la studo pri ĝiaj perturboj, kiujn ĝi komunikas al Siriuso, permesas kun granda precizo difini ĝian mason, kiu estas iom pli malsupra al tiu de l’Suno. Oni sukcesis poste sciiĝi pri ĝiaj dimensioj dank’ al metodo elprovita en multnombraj aplikoj, per kiu oni mezuras samtempe ĝian temperaturon k ĝian lumbrilon. La temperaturo (ĉe la supraĵo, oni komprenu!) proksimas al 8000 gradoj: ĝi do superas tiun de la Suno; se la kunulo de Siriuso havus la samajn dimensiojn kiel nia Suno, ĝi devus radiadi almenaŭ same multe; fakte ĝi radias (ĉe sama distanco) 360-foje malpli, per kio estas pruveble, ke ĝia surfaco estas reduktita, rilate al tiu de la Suno, almenaŭ laŭ sama proporcio. Ĝia radiado, alivorte, estas 19-foje malpli granda, kio el ĝi faras astron apenaŭ pli ampleksa ol la Tero.

De tiam, havante la ekzaktan mezuron de la maso, k la proksimuman valoron de l’volumeno, simpla dividkalkulo konigos la denson: la kalkulo donas 53 000! Unu kuba centimetro de tiu ĉi eksterordinara substanco havus mason de 53 kilogramoj, 2500-oble pli grandan ol tiu de l’sama volumeno de plateno. Certe niaj antaŭuloj ne estus akceptintaj bonfide tiel konfuzantan rezulton; ĝi fariĝas klarigebla por ni nur pro tio ke penetrinte pli antaŭen en la konon pri la materio, ni komprenis, per kia mekanismo ĝi povas esti alkondukata al simila stato de koncentrigo.

Sed venis novaj pruvoj pri la realo de tiu ĉi fenomeno. La teorio de Ajnŝtajn (Einstein) liveris la okazon. Unu el la plej mirigaj konsekvencoj el tiu

— paĝo 8 —

380 SENNACIULO

do Aarse (Amsterdamo) estis elektata kiel estro de la Sekcio.

Denova starigo de la laboro estis pritraktata. En ĉiu lando ni havu peranton, kolegon, kiu sendos la materialon al la estro. Laŭ konsento de K-do Lanti aperos ĉiumonate paĝo instrua en „S-ulo“, en kiu estos aperigataj aferoj, kiuj interesas la tutan SAT-anaron. La tromulto k la aferoj interesaj nur por instruistoj estos sendataj al K-do van Vynckt, Bruselo, kiu prizorgos la maŝinskribadon k alsendon al la diversaj perantoj.

En la kunveno ankaŭ montriĝis, ke la diversaj kolegoj havis grandan intereson pri la instruado, metodoj, organizado ktp. en aliaj landoj. Oni interkonsentis prizorgi en la venonta kongresurbo viziton de la gekolegoj al la tieaj lernejoj k ankaŭ artikole sciigi ion pri sia propra lando.

Poste ĉiu ĉeestanta kolego raportis pri sia propra lando, precipe pri la stato de la esp. instruado, k oni vidis, ke la diversaj esp. instruistoj ankoraŭ spertas grandan kontraŭstaron de intelektuloj, kolegoj, inspektoroj, estraranoj ktp.

Regule aperos en „Tra Esperantio“ io pri la progresado de la esp- enkondukado.

Je la 19-a horo K-do Aarse fermis la kunvenon. Ĉiu kolego SAT-ana, kiu volas helpi en nia grava laboro, bonvolu anonci sin. La adreso de la estro estas: K-do S. Aarse, Veeteeltstraat 63, Amsterdam. Plena listo de perantoj ankaŭ aperos kiel eble plej baldaŭ. Kolegoj helpu! Anoncu vin kiel peranto! Sendu kiel eble plej multe al la estro!

Raportis S. A., A’damo.

Mia vizito al esperanto-muzeo en Vieno.

El „neŭtralaj“ esp-aj gazetoj mi eksciis, ke en Vieno ekzistas esperanto-muzeo. Iun dimanĉon do mi decidis partopreni ekskurson en tiun instituton. La eniro estis senpaga k tuj mi ekvidis kelkajn Gek-dojn, kiuj havis kiel mi la ALLE-insignon. (ALLE=Aŭstria Lab. Ligo Esp-ista). Funkciulo gvidis min tra la salono, kie en vitroŝrankoj kuŝis historiaj dokumentoj el la esp-a movado. Oni montris al ni bildojn k skribojn de d-o Zamenhof, librojn, gazetojn k inter la lastaj ankaŭ nian „S-ulo“n. La gvidanto eĉ menciis, ke esp-o havas grandan signifon por la laboristaro (kion politikaj partiestroj ofte ne komprenas). La vizito al la muzeo estis farinda.

Poste mi legis en „La Socialisto“, ke tiu muzeo estas „burĝa“ entrepreno k lab. esp-istoj rifuzas eniri ĝian estraron. Bone, sed estas pripensinde, ke la aŭstria registaro disponigis al la „neŭtralaj“ esp-istoj senpage la ejon por la muzeo en la nacia biblioteko. Ĉu la socialistaj esp-istoj povas diri pri sama subteno flanke de la socialdemokrata komunumestraro de Vieno? La fondo de esp. muzeo estus ja tasko por socialistoj, ne por burĝoj! Ĉu la neŭtraluloj estas pli internaciemaj ol ni? Kaj kial la urbestro de Vieno, K-do Sajc (Seitz), socialdemokrato, konsentis esti honora komitatano de la „burĝa“ muzeo, anstataŭ akceli la laboristan esp. movadon?

Jen mirigaj faktoj pri la esp. muzeo.

Vienano.

Per esperanto por malarmado.

La subskribinto paroladis ĉe du kunvenoj pri la neceso de esperanto en la laboro por la paco. Ambaŭ, tiu de la Virina Fako de Ŭud Grin („Wood Green“)-Laborista Partio (20 personoj) k tiu de Ŭud Grin-Frataro (45 p.) akceptis jenan rezolucion: „Ni, membroj de la W.G.-Lab. Partio, reasertas nian konvinkon, ke armiloj estas ne protektilo, sed terura k pliiĝanta minaco al la popoloj de la mondo. Ni solene promesas fortege labori por la tuta forigo de armiloj k la decidado de internaciaj disputoj en internaciaj juĝejoj. Ni proklamas nian unuecon kun ĉiuj tra la mondo sen escepto de raso, koloro aŭ religio, kiuj estas laborantaj samcele. Al ili ni sendas per esperanto tiun ĉi leteron de saluto k kuraĝigo.“ En tiu ĉi krizo de l’mondhistorio, kiam la nacioj povas aŭ malarmi k prepari sin por pli altaj ŝtupoj de evoluo aŭ rekomenci frenezan konkuradon de armiloj k tute detrui civilizon, venas al ni eble neniam revenonta okazo utiligi esperanton.

P. L. Wright (15651), London.

TRA LA MOVADO

ĈE LA NEŬTRALULOJ

Naciisma disputo ĉe la 23-a Universala Esperanto-Kongreso.

La pasioj de l’naciismo eksplodis ĉe la universala esp. kongreso, kiu okazis komence de aŭgusto en Krakovo. „Por ne ‚ofendi‘ Polion, oni ofendas la ukrainojn“, skribas la „Folkscajtung“, organo de judaj socialistoj „Bund“, laŭ komuniko, kiun ni ricevis de K-do H. Bernstein (5383). La gazeto diras, ke, ĉar oni ne volis ofendi Polion, oni ne donis la parolon, por saluti la kongreson, al la ukraina delegitaro, kiu post tiu okazo proteste forlasis la kongreson. La oficiala motivo de la rifuzo estis, ke salutas reprezentantoj de memstaraj regnoj k la ukrainoj ne posedas tian (tamen la germanoj en Ĉeĥoslovakio, kiuj estas en la sama situacio, rajtis saluti la kongreson). La interbatalo de l’patriotoj ĉe internacia esp.-kongreso karakterizas la nestabilan fundamenton de l’„rondo familia“.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Petro Panĉ, La morto de Janulans. Rakontoj. El ukraina lingvo trad. S. Sinickij. EKRELO, Leipzig. 1931. Prezo 0.30 mk. g. 35 pĝ. Form. 11×14 cm.

Tiuj ĉi tri rakontetoj (kun portreto de l’aŭtoro, biografio k antaŭparolo) devus aperi ĉe SAT, ĉar ili estis kontrolitaj de la Literatura Komisiono de SAT (en Odeso) k estis inter la verkoj, kiuj devus esti presataj en Moskvo por la SAT-konto. La traduko estas bona, la enhavo interesa.

Krysta Ludw., Pri la prononcado de Esperanto. Mondlingvo-eldonejo, Katowice, ulica Plebiscytowa 25. 1931. 30 pĝ. Form. 11×16 cm. Prezo nemontrita.

Utila broŝureto, klare verkita, kiu tamen ne elĉerpas la temon k evidente volas esti nur kvazaŭ alvoko al la „Lingva Komitato“ atenti pri la problemo de unuecigo de l’fonetiko en la esp-a prononcado. Certe ĉi tiu broŝuro ne estos la lasta verkita pri ĉi tiu temo. Kelkaj pres- k gramatikaj eraroj devus esti forigataj en dua eldono.

N. B.

MEMORNOTO

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 6. 8.; Der Deutsche Eisenb., Berl., 26. 7., 2. 8.; Dilo, Lvov, 6. 8. (en esp. k ukraina lingvo); Der Volkslehrer, Langensalza (instruista sindik. gaz.) 2. 8. enhavas artik. pri k en esp-o. London, aŭg.

Peresper. materialon enpresis: Le Reveil Ouvrier, Nancy, 5. 8.

NIA POŜTO

16 432. — Via artikolo aperos. 16 869. — Por resendita manuskr. vi ŝuldas 0.30 mk. al la Adm. — Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

Klubo Esperantista Bjuv, Svedio havos letervesperon la 25an de septembro. L. k Pl. dezirataj. Resp. garantiata.

La laborista grupo esperantista de Neuß, „Verda stelo“, aranĝos la 5an de septembro varbvesperon kun ekspozicio. Tial ni petegas eksterl. K-dojn k grupojn sendi multnombre leterojn, ilustr. poŝtkartojn (poŝtmarkojn bildflanke), k aliajn esp-aĵojn. Skribu tuj! Ni nepre respondos.“ Adr.: R. Gerwin, Neuss, Germ. Kamillianerstrasse 22.

ENHAVO

paĝo
La rezultoj k la signifo de la XI-a Kongreso 373—374
Letero el Litovujo 374—375
Popola decido en Prusio 375
Por nia medito 375
La fonto de senlaboreco 376—377
La klasbatalo tra la mondo 377
Mi volas scii 377—378
Lingva ĥaoso ĉe la 4-a Kongreso de la Socialista Internacio 378
Scienco k tekniko 378—379
Tra Esperantio 379—380
Recenzejo 380
Korespondado 380

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 361, 3-a de septembro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

7-a JARO, N-o 361 — LEIPZIG, 3. / 9. 1931

[BILDO p.1 | 43,4,67,15] Stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

Georgo Bernardo Ŝa (Shaw) pri Rusio.

Reveninte de sia vizito al U.S.S.R., Georgo Bernardo Ŝa ĉeestis la t.n. Somer-Lernejon aranĝitan de la Sendependa Labor-Partio (ILP.) k raportis jene per parolado pri siaj spertoj. La traduko estas farita laŭ la raporto en „La Nova Gvidanto“ (The New Leader)¹, oficiala semajna organo de la I.L.P., de 7. 8. 31. – La tradukinto.

Kiam mi faris mian kutiman promeson plenigi unu el viaj matenoj tie ĉi, mi ne sciis, pri kio mi parolus. Poste prezentiĝis okazo sekve de mia vizito al Rusio. Nu, ĉiu, kiu iel povas, devus iri al Rusio. Tio ne signifas, ke tre granda proporcio povos iri, ĉar tio ne estas speciale malkara entrepreno. Sed mi predikadis socialismon dum tuta mia politika vivo, k jen finfine estas lando, kiu starigis la socialismon, faris ĝin la bazo de sia politika sistemo, definitive forigis privatan proprajon k turnis sian dorson al la kapitalismo. Lando, kiu sukcese gvidadis la industrion, k atingis politikan konstitucion. Estas do preskaŭ devo por homoj en kapitalismaj landoj, kiuj predikadis la socialismon kvazaŭ en la dezerto, transiri k eltrovi precize kiel la afero efektiviĝas k kiel ĝi okazis. Ĝi estas plena je surprizoj, k kiam mi donos al vi neprilaboritan k babiladecan priskribon pri tio, kia ĝi estas, mi tion faros kun la plena konscio, ke, se la Sovetiaj gvidantoj tie ĉi ĉeestus, ili rigardus min kiel unu el la plej monstraj paradoksuloj, por ne diri mensoguloj, kiuj iam ekzistis.

Ekzemple, la unua afero, kiun mi konstatis kun granda kontentiĝo, estas, ke la Socialismo, kiu sin establis, estas Fabiana² Socialismo. (Ridado.) Vidu, vi ridas, sed mi estas tute serioza. Plie, Stalin k Trotski ridus, ĉar ili konsideras Fabianon kiel sendanĝeran homon, kiu ne estas revoluciulo. La Fabianoj montriĝis tute pravaj, k la sistemo, kiu sin establis, estas Fabiana sistemo. Parenteze, mi ne diris tion al ili. Tio estas unu el la aferoj, kiujn mi rimarkis. La alia afero, kiun mi ja tute libere diris, por la profunda k granda amuziĝo de Stalin, estas, ke ĝi estas sendube religieca sistemo. Rusio estas religia lando. Ili ne povis prezenti al si, ke ni estis seriozaj, kiam ni diris, ke la Tria Internacio

[BILDO p.1 | 38,53,58,77] Portreto de Georgo Bernardo Ŝa, maljuna viro kun blanka barbo

Georgo Bernardo Ŝa (Shaw)

estas Eklezio, klare k neerareble, sed tio estas absolute vera. Sed mi diras, ke ĝi estas Fabiana Socialismo, k ĝia inspiro estas trapenetrite religieca. Kaj tie ĉi mi atenteme parolas la precizan veron.

Estas tiom multo dirinda, ke mi nur povas preni pecetojn k fragmentojn por ilustri. Estas miriga la rapido, laŭ kiu la aferoj ŝanĝiĝis. La fakto, ke ili faras sukceson el ĝi, ne estas tiel honorinda al ili kompare kun ni, kiel eble ŝajnus. Mi ne volas envii al ili laŭdon, sed vi devas memori, ke ili laboradas sub kondiĉoj, kiuj estas preskaŭ idealaj. Ili laborigas la maŝinojn kun oleo en iliaj frotpartoj, dum ni laborigas niajn maŝinojn kun sablo ĉe la frotpartoj, k la frotado estas grandega. Tiu frotado ne ekzistas en Rusio. Tie ĉi vi havas privatajn posedantojn k proletaron, kiu vivtenas sin vendante sian laborpovon. La principo de la tuta afero tie ĉi estas, ke la rolo de la kapitalisto estas havigi al si tiom, kiom li povas, el la proletaro, k doni al la popolo tiom malmulte kiom eble kompense, k la principo de la proletaro estas havigi al si tiom, kiom eble, k doni tiom malmulte kiom eble.

Mi memoras, ke mi trapasis grandan elektran fabrikon en Moskvo. Mi tenadis la okulojn vigle malfermitaj al la aferoj, kiujn mi volis vidi, aferoj, kiujn ili neniam ekpensis montri al mi. (Mi povas tuj diri, ke ĉio, kion oni diras pri tio, ke vi nur vidos tion, kion ili volas montri al vi, estas ĝuste sensencaĵo). Mi ne volas iri al Rusio por vidi tion, kio restas da malriĉo k malscio el la kapitalisma sistemo. Mi povas vidi tion dudek minutojn de mia propra pordo en Londono. Mi volas vidi la plej bonan, kiu estas farebla. Dum mi estis en tiu ĉi fabriko, juna viro, kun mieno de konscia virto, prezentiĝis al mi. Li havis iaspecan ordenon kroĉitan al sia jako, k li estis la juna viro, kiu faris la takton en tiu fabriko rilate al la efektivigo de la Kvinjara Plano. Li faris pli ol iu ajn alia, k mi diris al li: „Juna viro, se vi estus en Anglio, k vi starigis duoble pli rapidan laboron ol viaj kunlaborantoj, vi ne estus populara homo, k vi riskus, ke briko estus faligata sur vian kapon en malluma vojeto. Se vi intencas daŭrigi laŭ tiu ĉi maniero, amiko mia, vi

¹ La substrekoj estas laŭ la raporto en „La Nova Gvidanto“.

² Fabiano = ano de la Fabiana Societo, fondita en 1884. Ĝi estas societo el socialistoj, kiuj volas propagandi siajn doktrinojn per morala persvado. Ĝi neniam estis multanara, sed ĝi havis profundan influon al la socialista pensado en Anglio. Inter la plej famaj membroj estis Ŭeb (Webb), Podmor (Podmore), Oliver k Ŝa mem.

— paĝo 2 —

382 — SENNACIULO

restadu en Rusio“. Certe tie la junulo estis populara. Li kondukis al kompetento.

S-ro Ŝa daŭrigis por rememorigi al siaj aŭskultantoj, ke malgraŭ ĉiuj malbonaj tempoj, tra kiuj ni nun pasas, la posedanta klaso nuntempe en tiu ĉi lando ricevas pli ol iam ajn antaŭe.

Konsiderante la Kvinjaran Planon entute, estas evidente, ke ni bezonas tre urĝe Kvinjaran Planon tie ĉi. Oni tre urĝe bezonas Kvinjaran Planon en Usono.

Kial oni ne povas ĝin havi? Oni havas ĝin tute facile en Rusio. „Streĉu viajn fortojn“, ili diras tie. „Malsatigu vin iomete, ne atendu iajn luksaĵojn, laboru kiom eble plej forte dum la proksimaj kvin jaroj“. Sed proponu tion al la laboristoj tie ĉi, diru al ili: „Faru bonegan klopodadon dum la proksimaj kvin jaroj“. Ili dirus: „Fari oferojn, por ke la senokupa k riĉa klaso fariĝu eĉ pli maldiligentema k riĉa ol antaŭe? Mia tasko, kiel laboristo, estas akiri kiom eble plej grandan salajron, sed redoni kiom eble plej malmulte por ĝi“. En Rusio, estas simple. Ili scias en Rusio, ke tion, kio venos el la Kvinjara Plano, ili ricevos.

Estas aferoj en Rusio, kiuj eble mirigos kelkajn el vi. Ili eble aspektos iom tro Fabianecaj al vi. En Rusio vi pagas luprezon por la loĝejo. La rusoj ne estas popolo, kiu ŝategas privaton, k se vi volas kompreni, kiel la rusoj vivas, vi devas kompreni tion. Ŝajne ili neniam vivas malpli ol kvinope en unu ĉambro k havas nenian specialan kontraŭemon je dek personoj en unu ĉambro kondiĉe, ke estas sufiĉaj litoj. Tio ĉi eble ŝajnos iom nekomforta al kelkaj el ni. Mem mi ne povas dormi, se estas aliaj homoj en la ĉambro, sed ili ne povas dormi, krom se estas aliaj homoj en la ĉambro.

Mi iris al la Rusia Ŝtata Banko en Moskvo. Mi volis vidi la imperiestran juvelaron k mi volis monerigi kreditleteron; do mi unue demandis pri la kreditletero. Ho! ne necesas vin ĝeni pri iaj kreditleteroj, via ĉeko taŭgos ĝis iu ajn sumo! Tiam mi demandis pri procentaĵo. Certe, 8 procentoj. Do mi pensis, mi deponos tutan mian monon tie ĉi, kio, ili sugestis, estus tute bona, sed ili ne permesus al mi kunpreni ĝin el la lando. Tamen, mi pensas, ke kelkaj el vi eble havas viziojn pri lando, en kiu la mono ne produktas procentaĵon. En Rusio la mono alportas procentaĵon k tiu procentaĵo varias, same kiel en aliaj landoj.

Rilate al rentumo, la diferenco tie ĉi estas, ke vi pagas ĝin al la homo, kiu, tiom kiom vi scias, eble iros k forelspezos ĝin en Monte Karlo. Sed en Rusio ĝi estas pagata al loka Soveto k utiligata por publikaj celoj, el kiuj vi ricevas la profiton. Tamen vi devas pagi pro via loĝado.

Se ĉiuj luprezoj de Londono estus pagataj al la Londona Urbega Konsilantaro, ne estus urbimpostoj, k ne nur estus tio ĉi tre agrabla, sed estus multo elspezebla por amuzoj k agrablaĵoj. Sed en Londono tio ĉi estas bolŝevismo, socialismo, komunismo, ĉio timiga k terura. Alivorte, homoj en Londono estas stultuloj k la homoj de Moskvo estas saĝaj. Tio memorigas min pri sufiĉe interesa punkto.

Estas ege malfacile al rusoj kredi, ke ni efektive estas tiel stultaj, kiel ni fakte estas. Tre multaj el la aferoj, kiujn ni faras, ŝajnas al ili esti intencataj. Stalin mem diris: „Sed nepre iu inteligenta homo povas kompreni . . . tion k tion ĉi“. Sed mi diris, ke nia popolo ne estas inteligenta. Tio estas ĝuste la unua afero, kiun vi devas renversi. Kaj mi povis konstati, ke Stalin estis nekredema pri tio, ke homoj povus esti tiel stultaj kiel ne konstati la avantaĝojn en la komunisma sistemo. Vi devas memori tion ĉi. Angla ŝtatisto kredas esti morale k spirite supera k supera je klero kompare kun la rusa ŝtatisto. Li estas komplete trompita rilate tion. Morale, li estas fakte abisme malsupera. Kio koncernas la spiriton, kiun li akiris ĉe Itn

Kiu(j) atingis per malica, mensoga denunco, ke „S-ulo“ k a. SAT-eldonaĵoj ne plu povas libere eniri Sovetion, tiu(j) estas plej certaj maskitaj kontraŭrevoluciuloj. La veraj amikoj de Sovetio estu elpensemaj, ili trovu rimedojn por informi niajn tieajn K-dojn. Havigu al viaj korespondantoj la plej necesajn dokumentojn por ke ili povu ĝuste prijuĝi la situacion en la tutmonda lab. esp. movado. Petu al ni materialon.

(Eton) k Oksford³ . . . nu vi konas la specaĵon. En Rusio ili ne nur estas en la grandege pli supera pozicio de la komunismo, sed ili estas intelekte pli superaj. Ili komencas per legado de K. Marks, k la danĝero en tio estas, ke ĝi produktas intelektan superecsenton. Kiam vi legis Marks, vi scias tiom pli ol antaŭe, ke ĝi igas vin kredi, ke vi scias ĉion, k vi tre emas malestimi la homon, kun kiu vi traktas.

Mi diris al Litvinov: „Ĉu vi memoras viajn rilatojn kun la mortinta lordo Kurzon?“ (Lordo Kurzon diris: „Mi ne povas interrilati kun tiu ĉi persono; li estas simpla persono. Mi ne povas diskuti politikon kun persono de tia rango! vi same povus atendi, ke mi pridiskutu la registaron de mia lando kun mia lakeo“). Tiu ĉi socia (mondUma) superecaĉo estis efektive tre ruiniga en la tempo. Kiam homoj plendas pri la superecaĉo de Kurzon, la supereco, per kiu li malestimis Litvinov, estas kiel nenio, kompare kun la intelekta supereco, per kiu Litvinov rigardis Kurzon. Ili rigardis nin kiel sensaĝulojn, k ni ne povas konscii, ke ni estas sensaĝuloj.

(Daŭrigota.) — Trad. 2978.

³ Studejoj por burĝoj en Anglio. — Red.

ARTEFARITAJ FLOROJ

Loĝante en malgranda saksa urbo proksime de la ĉeĥa landlimo, mi jam depost mia infaneco konatiĝis kun la ĉi tiea industrio de artefaritaj floroj. Belegajn florojn oni ĉi tie produktas, tiel ke oni devas pensi, ke artistoj estas iliaj farintoj. Efektive, la gelaboristoj en ĉi tiu industrio estas veraj artistoj. Pripensante, ke la floroj estas farataj plejparte el ŝtofo, silko, veluro, papero, tolo ktp., oni rigardas ilin mirégante, ke homoj estas kapablaj produkti el tiaj simplaj aĵoj preskaŭ vivant-aspektajn kreitaĵojn, kiaj estas la artefaritaj floroj.

Jen la produkta procedo: Laboristo prenas pakaĵon da ŝtofo k helpigante alian laborkamaradon, li tiel metas la ŝtofon, ke el ĝi fariĝas longa ses- aŭ dekduobla peco. Tiam per akraj ŝtalaj formiloj estas elbatataj la dezirataj specoj. Nun tinkturistoj kolorigas diversmaniere per anilintinkturo la elbatitajn formojn. Post sekiĝado en granda forno, la formoj estas premataj denove en formilojn, kiuj enpremas la vejnojn k bezonatajn ondetojn k profundojn, ĉar antaŭe la formoj estis tute plataj. Per ĉi tiu laboro finiĝas la vira kunhelpado. La produktadon nun daŭrigas virinoj. La formojn ili gluas k volvas sur draton, ĝis fine la artefarita floro ekestas. Tiam oni ligas la florojn tiel, ke ili formas bukedojn, branĉojn aŭ girlandojn, kiuj ornamas la virinajn ĉapelojn, aŭ metite en vazojn ĝojigas la rigardanton. Tio estis, mallonge priskribite, la fabrikado.

Nun ni pritraktu la salajron de tiuj gelaboristoj. Ni povas konstati, ke ĝi estas tre malgranda. Kompare kun tio, kiajn belajn aĵojn la gelaboristoj kreas, k kiom la entreprenistoj postulas de la aĉetantaj klientoj, oni povas rimarki, ke la gelaboristoj estas ege ekspluatataj. Ankaŭ en ĉi tiu industrio estas okupataj multaj tielnomataj hejmlaboristinoj. La salajro, kiun tiaj virinoj ricevas por sia laboro, estas terure malalta. Por tute nesufiĉa salajro oni eĉ laborigas infanojn, k tiel okazas, ke se oni rigardas en tiajn loĝejojn, oni trovas la tutan familion okupata per produktado de floroj.

Ankoraŭ estas menciinde, ke la artefaritaj floroj tute estas dependaj de la ŝanĝiĝema karaktero de la modo. Preskaŭ la duonan tempon en la jaro la plejmulto el la viraj laboristoj estas senlabora. Ĉiam por la entreprenistoj ekzistas sufiĉe granda rezervarmeo da faklaboristoj, k sekve de tio, la mastroj havas bonegan rimedon por subpremi la laborantajn virojn.

La virinojn oni tiel traktas, ke se ili ne emas produkti por tiom malgranda salajro, oni diras: Tiam la varoj

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 383

LA FONTO DE SENLABORECO

(3. daŭrigo. Vd. n-ojn 357-360.)

Jam la ekzemplo de Meksikio esperigas nin, ke tie iam estos forigata la granda propraĵo de tero, do, la baro por la homoj akiri sian plej ĉefan produktilon. Tiam ni ankaŭ povos ekzameni, ĉu, sub tiaj kondiĉoj, la rezerv-armeo malaperos. Sed ni eĉ ne devas atendi ĝis tiam. Ekzistas jam nun ekzemploj, kiuj montras al ni iagrade, ke nia aserto estas ĝusta.

Belan ekzemplon montras al ni la „lando de festa laboro“, Bali, malgranda insulo proksima de Javo. Pri tiu raportas la mond-vojaĝisto Kolin Ros: „. . . La tero estas la propraĵo de l’dioj. Ili lasas ĝin al homoj por uzado, k ili volas, ke ĉiuj partoprenu je tio egale. Sur tiu kredo baziĝas la agrara komunismo Balia. La Desa, la vilaĝa komunumo, disponas pri la tero. (Ankaŭ en Meksikio, la kampula mastrumado baziĝas ankoraŭ sur la malnovega vilaĝa komunumo, sur la Ejido. W.) Ĝi donas al ĉiuj parton da tero, kiun li prilaboru k kies fruktojn li povas rikolti; sed posedi la teron kiel propraĵon ne estas eble. . . . Kiam la vilaĝa loĝantaro kreskis tiom, ke la tero de la komunumo ne sufiĉas por nutri ĉiujn, tiam la junuloj elmigras k fondas novan vilaĝon en la praarbaro.

„. . . Tiu laboro ja ne estas tiaspeca laboro, kian ni konas, sed gaja ludo, festo k nura nova formo por unuiĝado kun naturo k dio.

„Ankoraŭ pli multe ol ĉe plugado k semado k plantado tio estas komprenebIe videbla ĉe la rikoltado. Rikolto de l’rizo estas granda festo. Preskaŭ mi estus dirinta: la plej granda festo, se ne ĉio sur tiu insulo estus festo, k se oni ne travivus daŭran pliigadon dum tiuj festoj.

. . .

„Do, estas vere granda laboro, ĝis estas rikoltitaj la fruktoj. Sed, kiel okazas tio! Muziko k flagoj akompanas la marŝon eksteren. Akompanate de la sonoj de l’tamtamo k de la man-tamburoj oni laboras. . . . Mi staris longe sur la kampo, tre longe. Senĉese mi vidis interne la lacajn ĉagrenitajn vizaĝojn de l’viroj k virinoj en niaj fabrikoj. Ho, tiom malproksime rememori eĉ ne necesis! Necesis nur memori pri la javaj suker-fabrikoj. Mi forgesas ja neniam, ke ni dankas al la moderna tekniko multe da komforto, multe da agrablaĵoj, multe da certo por la vivo. Kaj mi opinias, ke aŭtomobiloj, aviadiloj, fervojoj k radio estas aĵoj, kiuj meritas rekompencon. Tamen, tiu rekompenco pagata de ni por tekniko k civilizo ŝajnas tre alta, se mi vidas ĉi tie, ke laboro povas esti festo k ĝojo, sed ne peno kiel ĉe ni.“

LITERATURO: germanlingva: Kolin Ros: „Hodiaŭ en Hindiô.“ Lajpcigo 1930.

Sed ankaŭ en Eŭropo ni havas „feliĉan insulon“. Tiel estas nomita Francio en la ekonomia parto de granda gazeto, ĉar la nuna tutmonda krizo efikas en Francio relative malmulte.

Kial Francio sentas tiajn efikojn relative malmulte? La respondon donas artikolo de Leo Ĵuhu (Jouhoux), de l’ ĉefa sekretario de la C.G.T. (Ĝenerala Laborista Konfederacio): „Rigardante la situacion de l’laborista okupado en Francio, oni ekkonas eksterordinaran staton. . . . Eksterordinara stato, kiun karakterizas treege malgranda senlaboreco. La nombro da subtenataj senlaboruloj estas sensignifa rilate al la nombro da laboristoj. Krome, oni devas konsideri la ekziston de rimarkinda nombro da fremdaj laboristoj (proksimume 2 milionoj).“

Francio mem ne havas rezerv-armeon laboristan. Mi memoras pri jara raporto de firmo el Belfor (bedaŭrinde mi forgesis la nomon), kiu menciis, ke ĝi akcelis la meĥanikigadon de l’laboro pro manko de laboristoj. Tamen la situacio de l’francaj laboristoj ne estas pli bona ol en aliaj landoj. Ĉar la francaj kapitalistoj disponas pri la rezerv-armeoj en Ĉeĥoslovakio, Polio, Italio, Belgio, Germanio ktp. Francio mem ne havas rezerv-armeon.

Kial ne? Unue, la pliiĝo de l’loĝantaro estas malgranda rilate al la evoluo de l’industrio. Sed pli grava estas jena kaŭzo: „La favora ekvilibro inter terkultura k industria produktado donas al la franca ekonomio grandan rezist-kapablon. Preskaŭ duono de l’ franca loĝantaro ekzistas per terkulturo; en ĉi tiu la malgrandaj entreprenoj estas pli multaj, entreprenoj, kies posedantoj laboras por la propra konsumo.“ Tiel la „Frankfurta Gazeto“ raportas pri la „feliĉa insulo“. Kaj Andre Kurten (Courtin), vicprezidanto de l’Asocio por terkulturo en Francio, raportas: „Esence, Francio estas lando de malgranda ter-propraĵo k de malgrandaj bienoj. Ĝi estas la lando, pri kiu oni plej prave povas diri: la tero estas la propraĵo de tiu, kiu prilaboras ĝin. . . .“

La entreprenoj ĝis 40 hektaroj posedas 62 elcentojn de l’tuta tero. La pli grandaj bienoj ofte posedas pli malbonan teron. En kelkaj distriktoj la grandaj entreprenoj estas farm-bienoj, kies tero — kontraŭa al niaj supraj ekzemploj — estas propraĵo de diversaj malgrandaj posedantoj. Ĉi tiu formo de l’terpropraĵo superregas, „ĉar la grandega terpropraĵo estis dispartigita grandparte jam dum la revolucio de 1789.“ Kurten finas: „Dank’ al terkulturo la senlaboreco en Francio estas ĝis nun relative malgranda.“

LITERATURO: esperanta: „ISK“ n-o 8, oktobro 1930. germanlingva: „Frankfurta Gazeto“ n-o 713, 24. 9. 1930. „Francio, ekonomiaj kajeroj de l’,Frankfurta Gazeto’.“ „ISK“ n-o 6, junio 1930. franclingva: „Statistika jarlibro“ 1928. „Oficiala jurnalo“ n-o 103, 6. 12. 1929. „La socialista vivo“, 16. 11. 1929.

Ni konstatis, ke ne nur per la nuna ekonomia krizo estas kreita armeo el senlaboruloj, sed, ke tiu armeo el senlaboruloj, la rezerv-armeo, estas konstanta fakto de l’kapitalismo, ke la industria kapitalismo estas bazita sur ĝi. Bildeto montris al ni, ke la rezerv-armeo venas de l’kamparo. Pro tio ni demandis:

Ĉu la rezerv-armeo venas de l’kamparo?

Se ĝi venas de l’kamparo, devas troviĝi ĝia kaŭzo ankaŭ sur la kamparo. Pro tio ni plue demandis:

Kio estas la kaŭzo de l’rezerv-armeo?

Niaj ekzemploj montras: La rezerv-armeo migras, serĉante laboron, el la distriktoj de l’granda ter-propraĵo en la urbojn. Do, laŭ la kaŭzo, ĝi ne estas industria, sed kampara rezerv-armeo.

estos produktataj ĉe la hejmlaboristinoj! Ankaŭ diversspece estas pagataj ĉi tiu lasta kategorio da laboristinoj. La hejmlaboristinoj en mia urbo k ĝia proksimo ricevas pli da salajro, ol tiuj, loĝantaj pli malproksime de tiu ĉi urbo. Per ŝarĝaŭtomobiloj oni transportas la duonfabrikitan varon ofte en kelkajn horojn malproksimajn vilaĝojn. La salajro, kiu tie estas pagata, estas terurege malalta. Por akiri unu markon germanan, tie la tuta familio devas laboregi pli ol unu tagon.

Supozante, ke preskaŭ ĉiuj homoj ŝatas la artefaritajn florojn, mi skribis ĉi tiujn liniojn, por ke ili ankaŭ sciu, kiel estas traktataj tiuj, kiuj produktis ilin. — SAT-ano 16432.

[REKLAMO p.3] ELSUDO — 2-a eldono — ABC de Sennaciismo. Provo prezenti la evoluon de internaciismo al sennaciismo per cito de socialistaj aŭtoroj k trakto de l’nacia problemo en Sovetio. Originalo, 60 paĝoj. Formato: 11×18 cm. Prezo 0,50 mk. g. — Administracio de SAT, Leipzig O 27

— paĝo 4 —

384 — SENNACIULO

En Germanio, ĝi migras el la orientaj distriktoj de l’grandaj bienoj en la okcidentajn industri-distriktojn k urbegojn. La samajn cirkonstancojn ni povas konstati en Polio, Ĉeĥoslovakio, Hungario. En Britio, la afero ne estas alia; ankaŭ tie ankoraŭ pli tipa baro de l’tero per granda propraĵo forpelas la homojn en la urbojn k al elmigrado. Sed hodiaŭ, la elmigrado ne estas ebla por nehavantoj. Tion montras al ni la ekzemplo de Afriko, kie la tero estas ankaŭ okupita grandamplekse de kelkiuj, kie la indiĝenoj estas devigataj perforte al laboro por la profitoj de tiuj malmultaj homoj. Ankaŭ la „senlimigita vasto“ de l’kolonioj estas nun nur bela frazo.

Afriko, montras al ni ne tiom la efikojn de l’granda terproprajo ol la manieron, kiel estas kreata k kreita ĉi tiu. Tiom pli klara montras al ni la kolonia Hindio k Ĉinio premita de la influo de l’imperiistaj ŝtatoj, ke la rezerv-armeo estas kampara rezerv-armeo. La industrio en ambaŭ landoj estas ankoraŭ juna k okupas nur parteton de l’loĝantaro. Malgraŭ tio ambaŭ landoj havas grandegajn armeojn el senlaboruloj, kiuj kaŭzas, ke la salajroj estas premataj ĝis sub la malaltega nivelo necesa por vivi. Kaj la citaĵoj de iamaj ĉinaj saĝuloj montras, ke ĉi tiuj armeoj el senlaboruloj ekzistas jam dum jarmiloj. Kiel per la ekzemploj de Hindio ni ekkonas ankaŭ ĉi tie, ke la ter-monopolo, la fakto, ke malmultaj homoj posedas la tutan teron, estas la kaŭzo de l’rezerv-armeo. Ĉar ĉi tie kiel en la industriaj landoj la ter-monopolo forbaras la homojn de ilia plej grava k unua produktilo. Ĝi devigas la homojn vendi sian laborforton al la posedantoj de l’monopolo por malalta salajro. Nur sur tiu monopolo baziĝas la monopolo de l’posedantoj de senlimigite produkteblaj produktiloj. Marks citas kiel ekzemplon por tio la raporton pri s-ro Pil (Peel): En jaro 1833, ĉi tiu elmigris kun sia tuta entrepreno k 3000 homoj el Britio al Aŭstralio por prilabori la krudmaterialojn ĉe la loko de ilia produktiĝo. Sed, kiam li alvenis tien, li restis eĉ „sen servisto, por pretigi lian liton“. La laboristoj prenis por si tiom da tero, kiom ili bezonis, k s-ro Pil sidis ĉe siaj maŝinoj sen laboristoj. „Malfeliĉa s-ro Pil, kiu prizorgis ĉion, escepte la eksporton de l’britaj kondiĉoj por produktado al la Svan-River!“ (Marks.)

La samon li travivus ankoraŭ nun sur la insulo Bali; ĉar tie ankoraŭ ne ekzistas ter-monopolo k pro tio ankaŭ ne kapitalistaj kondiĉoj de l’produktado. Tie ni vidas, kiel justa ekonomia ordo: „La tero apartenu al tiu, kiu kulturas ĝin“ garantias feliĉan ekonomian staton. Bali ne konas senlaborecon k ĝia ekonomia ordo ebligas por ĝiaj loĝantoj kontentigan viv-tenon, kvankam sur malalta nivelo de l’produktado. Kolin Ros opinias, ke la maljustoj de nia socia ordo estus la prezo, kiun ni devus pagi por tekniko k civilizo; sed certe li eraras pri tio, ke ni devas pagi. Jam la ekzemplo de Francio montras, ke simila ekonomia ordo kaŭzas favorajn cirkonstancojn de l’ tuta ekonomio. Ĉe tiu ekzemplo ni ja ankaŭ ne forgesu, ke Francio ne estas izolita insulo meze inter siaj najbaraj landoj kapitalistaj. Ĝi ja ne havas propran rezerv-armeon, sed ĝia kapitalistaro disponas pri tiu de siaj kapitalistaj najbaroj. Eĉ, se la franca laboristaro sukcesus realigi baron por enmigrantoj kiel en Usono, reala sukceso estus dubema; verŝajne la francaj kapitalistoj tiam translokus sian produktadon mem en najbarajn landojn k tiel ili eluzus plue ties armeojn el senlaboruloj. Ankaŭ tiu favora ekzemplo certigas almenaŭ la ĝuston de niaj konstatoj:

La rezerv-armeo venas de l’kamparo! Ĝia kaŭzo estas la ter-monopolo!

(Daŭrigota.) Vetig (16900), Gelnhaŭsen (Germ.).

Eksterordinaraj tagoj el mia vivo.

(Impresoj pri tendara vivo en la Ruĝa Armeo.)

[BILDO p.4 | 25,59,37,72] Portreto de juna viro kun densa malhela hararo

V. V. Kalaŝnikov

Eksterordinarajn tagojn mi havis kelkajn estante ankoraŭ knabo, sed la plej interesaj k konigindaj estas nur tiuj, pri kiuj mi volas al vi ĉi sube rakonti.

Tio estas mia militservo en la vicoj de l’Ruĝa Armeo, kiu tute ŝanĝis ĉiujn miajn ĝis nun havatajn kutimojn k travivaĵojn. Dum alvoko al militservo aŭtune en la jaro 1928, mi estis enregistrita por servo en teritoria regimento, tio signifas, ke mi militservos kun interrompoj, ne forlasante tute mian oficon.

Nuntempe ĉe ni ekzistas du specoj de militservo, nome 1) efektiva militservo, kiam oni alvokas servi en infanterio, kavalerio k artilerio dum 2 jaroj, milita aerŝiparo dum 3 jaroj k en milita marŝiparo dum 4 jaroj. (Certe civitanoj, kiuj havas mezan aŭ superan kleron, havas privilegiojn k militservas dum malpli multaj limtempoj k fariĝas komandantoj de rezervo). Kaj 2) teritoria militservo, kiam militservo nur en infanterio, kavalerio k artilerio daŭras dum 5 jaroj, sed militstudado nur dum 7–8 monatoj. Por militstudado, teritoria aŭ ŝanĝa militservantaro estas alvokata al tielnomataj „kolektiĝoj“. Dum la unua jaro la kolektiĝoj daŭras dum 3 monatoj, por nove rekrutitaj ruĝarmeanoj, k dum sekvantaj 4 jaroj tiuj kolektiĝoj estas nomataj ĝeneralaj k daŭras dum 1–2 monatoj. La tutan alian tempon tiuj teritoriaj militservantoj sin okupas hejme, havante forpermeson k laboras, ĉu en fabrikoj, oficejoj, ĉu en siaj vilaĝoj. Tio estas farita, por ne forŝiri de produkta laboro grandan nombron da loĝantaro, por havi malpli da ŝtataj elspezoj por militaj bezonoj, por doni privilegiojn al tiuj, kiuj estas en familioj solaj laborantoj. Dum interrompoj en militservado, ĉiu ruĝarmeano devas aktive partopreni en civita milita volontula organizo „Osoaviaĥim“; ankaŭ ĉar monataj kolektiĝoj okazas dum somero en tendaroj (dum la unua jaro en monatoj majo–aŭgusto, dum pluaj en septembro); dum vintro ankaŭ por refreŝigo de militkonoj k ilia aplikado en vintraj kondiĉoj estas aranĝataj 1–3-tagaj kolektiĝoj en kazernoj de l’respektivaj loĝlokoj.

Sekve, dum sia tiel mallonga limtempo de militservo, ĉiu teritoria ruĝarmeano devas peni tre bone studi la tutan militsciencon. Mi estis ruĝarmeano en artileria divizio de infanteria regimento. La militservo komenciĝis meze de majo d l’jaro 1929. Antaŭe estis militordono, ke ĉiuj devas veni al kolektpunktoj, ĉe ni en urbo, ĉe aliaj en vilaĝoj, por ruĝarmeaniĝi. Antaŭ ĉio, kiam oni venis frumatene en kazernon, oni medicin-esploris la sanon de l’ruĝarmeanoj, poste donis al ni ruĝarmean veston k ni fariĝis ruĝarmeanoj. Poste oni donis aliajn militobjektojn k vicmarŝe ni iris al la stacidomo por veturi per trajno al ĉetendara stacio.

Por mia k ĉies malfeliĉo, ĉi tiu tago estis malhela, sensuna, pluvis, estis malvarme. Ni marŝante el la ŝvitbanejo al la kazerno, sub pluvo, tre malsekiĝis. Poste mi sentis sufiĉan malvarmon, atendante la forveturon de l’ trajno de la 18-a horo ĝis la 24-a (antaŭnoktmeze), tial ke estis tre multa laboro por envagonigi ĉiujn materialojn, havaĵojn k homojn. Ni ankaŭ envagonigis niajn kanonojn. Ĝuste je la 24-a horo, je noktomezo, ni forveturis. La plej multaj, krom la deĵoranto, dormis. Frumatene ni jam atingis la ĉetendaran fervojan stacion. (Distanco de la urbo — 60 kilometroj.) Ni veturis en simplaj varoŝarĝaj, tielnomataj ĉe ni „bovidaj“ vagonoj. Unuj el ni elvagonigis niajn kanonojn, aliaj tutan sian milithavaĵon. Parto de ruĝarme-

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 385

La klasbatalo tra la mondo

Membrostato k buĝeto ĉe la Germania Libera Sindikataro (A.D.G.B.)

La centro de l’tielnomata Libera Sindikataro Germania (ADGB) publikigis statistikon pri la al ĝi aligitaj sindikatoj en la jaro 1930: „La kreskanta senlaboreco sekvigis malpliiĝon de la membronombro. La sumo de l’membraro malaltiĝis je 4,7%, nome ĝis 4 717 565 kontraŭ 4 948 209 en la fino de 1929. La malpliiĝo atingas 16,7% inter la ŝtonlaboristoj; 13,7% ĉe la muzikistoj; 11,2% ĉe la frizistoj; 10,7% en la vestindustrio. La malaltiĝo restas sub 10% por la ceteraj sindikatoj.

„La enspezoj falis de 251 milionoj da germ. markoj ĝis 231 milionoj, dum la elspezoj, precipe pro la fakto de l’ subtenoj al la senlaboruloj, altiĝis de 202 milionoj da markoj ĝis 241 milionoj da mk. La subteno al la senlaboruloj kreskis senĉese, dum la subteno al strikantoj en tiu jaro spertis senteblan malpliiĝon.”

Relative, kompare kun la stato de senlaboreco, kiu regis dum la tuta jaro 1930 en Germanio, la rezultoj estas malpli katastrofaj por la sindikatoj ol oni estus povinta kredi unuavide.

Superproduktado k malsato.

En la angla ĵurnalo „La Dimanĉa Kuriero” (Sunday Express) oni povis legi nombrojn, laŭdire oficialajn, pri la superproduktado en la mondo. Nuntempe ekzistas stoko (provizo) da 5½ miliardoj da buŝeloj (= 200 miliardoj da litroj) da greno troa, t.e. dufoje la monda konsumo. — La grandaj burĝaj ĵurnaloj substrekas la fakton, ke ekzistus sufiĉe da faruno k pano por kontentigi la bezonojn de ĉiuj popoloj, eĉ se la terkulturistoj ne kreskigus unu solan grentrunketon dum du jaroj! Por la sukero ekzistas 6 milionoj da milkilogramoj da troaĵo; 13 milionoj da sakoj da kafo estas troaj. La teprovizoj (nur por Britio) montras pliiĝon je 40 milionoj da kilogr. kompare kun la jaro 1926. La kotonrikolto rezultigos 12 milionojn da pakegoj da troaĵo. La grandegaj rezervoj da kaŭĉuko pliiĝis ankoraŭ dum la pasinta jaro je 130 000 milkilogramoj.

Aliflanke multaj milionoj da homoj vivas en mizerego k devas malsati pro manko de pano k faruno k aliaj vivbezonaĵoj. Tiuj faktoj klare konfirmas la Marksajn teoriojn k montras la dilemon k bankroton de l’kapitalisma sistemo. P. P.

Laboristaj bataloj en Hispanio.

En Madrid 300 senlaboruloj protestis kontraŭ redukto de sia subvencio, sin prezentante ĉe la ministerio de l’ financoj. La ministro respondis, ke tiu demando ne rilatas lin, sed nur la urbestraron. La senlaboruloj en Sankta Sebastiano decidis rifuzi plue pagi la lumonon, k tiuj, kiuj estus elloĝigataj de siaj dommastroj, devus rekte turni sin al la sindikato, kiu ekagos kontraŭ tiuj procedoj. Ili postulis, ke estu pagata al ili dum la daŭro de ilia senlaboreco 65% de ilia meza salajro k ke estu konsentata libera veturado sur la fervojo al tiuj senlaboruloj, kiuj volas serĉi laboron en aliaj lokoj. Ili decidis tute malakcepti la peradon de l’estraroj.

En Labjana mil laboristoj forlasis la laborejojn por protesti kontraŭ procesio de katolikoj k por postuli la redungon de submastro. Aliparte 600 ministoj en Asturio komencis strikon. Ili postulas, ke estu konsentataj al ili 20 liberaj minutoj por manĝi, dum la labortago.

En Zaragoso la laboristoj atingis la liberigon el la karcero de ses laboristoj, kiuj apartenis al la strikkomitato. Ĉi tio kaŭzis grandan kontentigon inter la laboristaro, kiu atendis la liberigitojn ĉe la malliberejo pordo k manifestaciis kun ili tra la urbo. T. S.

anoj veturigis kanonojn k parto vicmarŝis al la tendaro, kiu troviĝas en arbaroj je 12-kilometra distanco de la stacio. Ĉi tiu tendaro estis inaŭgurita pasintan jaron k ĝi estas konstruita per la fortoj de ruĝarmeanoj mem k certe dum unu somero estis ne finkonstruita. Kaj oni devis ankaŭ nunjare daŭrigi konstrui la tendaron k fini ĝin en sekvonta jaro. Veninte al la tendaro, ni unue tagmanĝis, poste aranĝis la tendojn.

En ĉiu tendo da ni troviĝis 10 personoj, ĉiuj ruĝarmeanoj-servantoj ĉe la sama kanono en baterio. Ni aranĝis matracojn el pajlo, ĉiu por si. Mi samnokte trafis al deĵorado en la ĉevalejo, de kiu mi revenis nur matene. Tiel komenciĝis mia ruĝarmea vivo.

Nia tendara tago estis dividita jene dum simplaj tagoj: Je la 5-a horo matene: Leviĝo; 5a h.—5a h.30 m. — mempriservado; 5a h.30 m.—6a h. — matena gimnastiko; 6a h.—6a h.40 m. — varma matenmanĝo k tetrinkado; 6a h.45 m.—7a h. — envicigo k eliro por militstudado; 7a h.—14a h. — militstudado; 14a h.—14a h.30 m.—mempriservado; 14a h.30 m.—15a h.10 m. — tagmanĝo; 15a h.10 m.—17a h.30 m. — ripozo; 17a h.30 m.—18a h.30 m. — ordigado k puriĝado de l’armilaro; 18a h. 30 m.—18 h.45 m. — mempriservado; 18a h.45 m.—19a h.45 m. — vespera tetrinkado; 19a h.30 m.—21a h.30 m. — eksterlerna laboro (diversaj rondetoj, sportado ktp.); 21a h.40 m. — signalo; 21a h.45 m. — vespera vickontrolo; 22a h. vespere — enlitiĝo por dormo.

Dum liberaj (festaj) tagoj estas jenaj ŝanĝoj: Leviĝo je la 6a h.30m. matene; mempriservado—6a h.30m.—7 h.; varma matenmanĝo k tetrinkado — 7a h.—7a h.30m.; tagmanĝo — 13a h.—13a h.40 m. Ĉio alia restas sama, kiel dum aliaj tagoj. Certe dum tiuj tagoj estas liberaj, povas fari ĉion laŭ sia deziro, iri ekster tendaro, ricevinte por tio permeson; tamen iufoje oni devigis fari tiun aŭ alian mastruman laboron.

Matene ankaŭ okazas gimnastiko (korpa kulturo) en speciala sporta urbeto, kie estas tre multaj baroj, kiujn oni devas supervenki, t.e. saltado de sur montoj de diversa alto; transsaltado trans kavoj kun k sen akvo de diversa larĝo; transrampado trans bariloj, trarampado sur tero sub pikdrataj bariloj, transirado sur traboj firmaj k balanciĝantaj, troviĝantaj super tero k akvo, kurado, malpeza gimnastiko ktp. (Tamen necesas rimarkigi, ke ofte dum la gimnastiko la komandantoj ne turnis sian atenton al ĝiaj higienaj reguloj, ni faris ĉiujn ekzercojn vestitaj, kuradis k saltadis tuj post la manĝo, kun plenaj stomakoj, ĉar la komandantoj ne estis specialistoj-gimnastikistoj.) Ĉio tio devas kutimigi la ruĝarmeanon al lerto, kutimo al ĉiaj travivaĵoj. Mi antaŭe preskaŭ tute ne okupiĝinte per sporto montris min mallerta multfoje, unufoje eĉ falis de sur trabo en akvon.

Dum unu horo nepre okazas matene post la gimnastiko politika leciono, dum kiu oni instruas politikan abocon, nuntempan politikan situacion. Krom la politika gvidanto (ruse „politruk”), ĝin instruas ankaŭ ĉiuj aliaj komandantoj, kiuj devas ĉiuj bonege estri politik-sciencon. En la Ruĝa Armeo rajtas servi nur laboristoj, kamparanoj, oficistoj; ĉiuj, kiuj ne havas voĉdonrajton, ne servas en la armeo k armilojn oni al ili ne donas, ili plenumas diversajn laborojn k pagas militimposton. (Daŭrigota.) V. V. Kalaŝnikov, Niĵni-Novgorod.

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en „S-ulo” respondecas la aŭtoroj.

[REKLAMO p.5] Havigu al vi ĉiuj la belegan fantazian romanon de A. Bogdanov RUĜA STELO kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. Formato 12×18 cm. 168 paĝoj. Prezo: 1,60 mk. g. Tre leginda libro. Mendu ĝin ĉe Administracio de SAT Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

— paĝo 6 —

386 — SENNACIULO

MI VOLAS SCII…

Al la K-doj 348, 14942 k 16869.

Vi riproĉas al la socialdemokrata partio, ke ĝi kunhelpas daŭrigi la kapitalisman sistemon („S-ulo” n-o 356). Iel vi pravas en via argumentado, jes. Soc.dem.funkciuloj, akirinte postenojn kiel administrantoj de urboj aŭ ministroj de ŝtatoj, ofte embarasiĝas pro la neeblo akordigi la socialisman idealon kun la kapitalisma socio ankoraŭ ekzistanta. Tuŝi tiun aferon signifas disvolvi la problemon pri la vojo al la socialismo. La soc. dem. partioj celas atingi ĝin per demokrataj rimedoj, dum la komunista teorio rekomendas la tujan starigon de proleta diktaturo, t.e. rapida forigo de l’kapitalismo. Kiu metodo estas la ĝusta, ni ne povas diri; tion decidos la mondhistorio. Eble la nomitaj K-doj simpatias kun la radikala devizo; mi ne rajtas kritiki ilin. Mi nur scias, ke kelklande, kie la proletaro forlasante la demokration provis entombigi la kapitalismon, ĝi vere entombigis sian propran bonfarton k ĉian politikan liberon. Ni rigardu al Hungario, Italio ktp., kie la proleta klaso suferegas sub la jugo de l’faŝismo, kiun triumfigis la reakcio. Tie la laboristaro por jardekoj estas ekonomie subpremata, spirite katenata, politike senpova k la plej revoluciaj frazoj ne helpas al ĝi. Aliflanke en demokrataj landoj la proletaro sukcesis iom plibonigi sian situacion pere de socialaj leĝoj aŭ de la sindikata movado ktp. Tiu demokratio ja ne estas perfekta, sed multe da homoj preferas la jamajn malgrandajn plibonigojn anstataŭ la radikala batalo sen espero je venko. K-do 348 tre eraras, opiniante, ke la socialdemokrata agado plaĉas al la kapitalistoj. Oni streĉe klopodis, forigi la influon de la soc.dem.partio, k precipe en Aŭstrio ĉiel subtenadis la faŝismon, kiu tamen, pro energia kontraŭstaro de laboristaj amasoj, tute malsukcesis. Kelkaj kapitalistoj konfesis, ke la „kaŝiranta” bolŝevismo (t.e. la socialdemokratio) estas la plej danĝera. Ili deziras, ke la proletaro estu pli ribelema, tiam oni povus pli akre apliki la reakcion.

Koncerne la sintenon de Vienaj tramistoj mi respondas al K-do Theobald, ke tiuj ne pro revoluciemo postulis pli altan salajron, sed simple pro persona egoismo. La klarigprovo de K-do 348 estus komprenebla, se ne temus pri samklasanoj k sampartianoj. Sed la plejmulto el la tramistoj en Vieno same estas socialdemokratoj kiel la plejmulto el aliaj laboristoj. Almenaŭ mi dubas, ĉu la tramist(in)oj en Moskvo agus tiel nesolidare kontraŭ siaj Gek-doj aliprofesiaj. La tramista postulo ja ne rezultigis malutilon al la kapitalismo, sed pli multekostan veturprezon por la fabriklaboristoj, kiuj ĉefe konsistigas la klientaron de la tramo. Ke la Vienaj tramistoj per malsolidaro povus „detrui la kapitalisman sistemon”, estas naiva opinio.

K-do 16 869 „ĝustigas”, ke la soc. dem. partio en la aŭstria parlamento voĉdonis ne kontraŭ, sed por la garantileĝo okaze de l’bankrotiĝo de la bankego de Rotŝild (Kredit-instituto). Fakto estas, ke kiam la banko havis la unuajn malfacilaĵojn, la registaro enparlamentigis garantileĝon, kiun la soc.dem. deputitoj malaprobis, ĉar la registaro ne konsentis pri ŝtata kontrolo de la banko. (Tiutempe mi verkis mian artikolon „Ĉu ankoraŭ kapitalismo?”). Poste la situacio de la banko plimalboniĝis k necesis leĝigi novan, pli ampleksan garantion. Por trankviligi la eksterlandajn financistojn, la aŭstria registaro petis la subtenon de la soc. dem.partio; oni eĉ proponis al ĝi ministropostenojn. La soc.dem.partio rifuzis eniri la registaron, sed akceptis la novan, duan garantileĝon, kiu enhavas kontrolrajton por la ŝtato. (K-do 16869 vidu, mi ne estas malsincera. Kompreneble mi ĉerpis mian scion el la gazetoj, la parlamentajn kunsidojn ĉeestis nek mi, nek li.) Kio estus okazinta, se la soc. dem. partio ne estus aprobinta la leĝon k la parlamenta plimulto ne estus akceptinta ĝin, ĉar la faŝistoj voĉdonis kontraŭe? Ĉu la kapitalismo estus pereinta? Nekonsiderante, ke la burĝaro eble estus trovinta ajnan savon por la banko, oni povas supozi, ke en kazo de ruiniĝo granda parto de la aŭstria industrio estus disfalinta, miloj da laboristoj estus senlaboriĝintaj ktp. La kreskeganta mizero estus kaŭzinta ĥaoson, pro kiu la soc.dem.partio ne volis havi respondecon. Por detrui la kapitalismon, la soc.dem.partio (en malgranda lando kiel Aŭstrio) estas tro malforta. La aŭstriaj gelaboristoj ankaŭ ne emas senpripense atakadi ne taksante la venkoŝancojn. Tial la soc.dem.partio nur povas iom eluzi la respektivajn ekonomiajn cirkonstancojn por la interesoj de l’proletaro. En aliaj demokrataj landoj la situacio verŝajne estas la sama. Mi ne neas, ke tiu stato aspektigas la soc.dem.agadon porkapitalisma. La kapitalismo estas malsana k la soc. dem.partioj eble esperas, povi transformi la ĝisnunan privatan kapitalismon en ŝtatan similan al la sovetia. Oni konsideras la ŝtatkapitalismon kiel „ŝtupon” al socialismo. Ankaŭ en Sovetio, kie sola regas la proletaro, oni eĉ nun nur konstruas la socialismon. Eble en ekstersovetiaj landoj oni per aliaj metodoj atingos la saman celon sen la oferegoj, kiujn kaŭzis la civitana milito en Rusio. La socialdemokratio volas ŝpari la revolucion. Ĝi volas direkti la evoluon al la socialismo. Ĉu ĝi sukcesos? La estonto instruos nin.

Jen ankaŭ respondo por K-do Minke (14942). Mi aldonas, ke per ĉi tiuj linioj mi ne intencis defendi la soc. dem.doktrinon. Por tio mi ne havas kaŭzon. La praktikigo de la soc.dem. programo certe montras mankojn, kiujn mi ne emas vuali. Mi estas socialisto, kiu kapablas pensi libere. F. S.

POR NIA DISTRO

Ĉi tie oni parolas…

En iu hotelo de itala urbo oni povas legi:

„Ĉi tie oni parolas angle, france, germane, ruse k hispane.” Tiam venas anglo, kiu petas pri la interpretisto; sed neniu tie troviĝas. —

„Per la diablo! — li kriis — kiu do parolas angle ĉi tie?”

„Nu, sinjoro, — diris la mastro — ĉiuj gastoj el Anglujo.” H. B.

KONTRAŬ LA DOGMOJN.

Pastroj imitas Sovetion.

La klerikulara kontraŭsovetia agitado radikas ja ĉefe en la fakto, ke en tiu regnego la kapitalismo efektive nun ĉesas ekzisti. Trompe oni elpaŝas por „defendi la religion”, sed vere la kolektivismo pli maltrankviligas la papon ol la propagando de dekmiloj da ateistoj. La eklezioj tial nun estas entreprenintaj sian atakon kontraŭ Sovetio nur pro tio, ĉar tie multe da homoj fariĝas „sendiuloj”, — pliege ili timas pro la fermo de privataj vendejoj k pro la disvastigo de kolektiva mastrumado. La divers-religiaj episkopoj bone konscias, ke kun la lasta juda butiko malaperas ankaŭ ilia influo sur la amasojn, ĉar la privatposedo dense interplektiĝas kun diokredemo. Ili precize scias, ke la kolektivigo forigos la restojn de privatmastruma pensmaniero, sur kiu baziĝas ĉia religieco. Ili ĝuste komprenas, ke en kolektiviga socio eklezioj ne havos lokon, ĉar homoj vivantaj en orda socisistemo ne ŝatos petpreĝi al dio pri favoro nebezonota. Mankos la kondiĉoj por religiema sinteno de la popolo. Tial la hipokrita protesto kontraŭ „detruo de la familio”, „religiaj persekutoj”, „forbruligo de ikonoj” ktp.

Tiom pli mirinda estis por mi jena travivaĵo dum mia pasintjara libertempo. Migrante kun K-do tra la etmontaro de Stirio (provinco de Aŭstrio) mi unuafoje vidis laborantan sur grenkampo traktoron. Tio estis tute nekutima bildo, ĉar la aŭstriaj kamparanoj ne tiel kulturas la grundon, sed uzas

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 387

plugilojn per ĉevaloj aŭ bovoj tiratajn. Interesite ni rigardis, kiel la maŝino bruetante fosas la sulkojn k kiam ĝi alvenis por turniĝi, ni ekinterparolis kun la traktorgvidanto. Li diris, ke la traktoro ŝparas homojn k bestojn, ĉar ĝi plugas samtempe per tri plugtranĉiloj. Ni demandis lin, al kiu do apartenas tiu kampo k je nia surprizego li respondis, ke la proksima monaĥejo estas la posedanto. Do ni klare ekkonis, ke pastroj mem aplikas la plej modernajn teknikajn rimedojn por ekspluati la teron por siaj celoj, sed ili furioziĝas, se la reganta proletaro same agas por utilo de la tuta popolo. Tiu imitado al sovetiaj mastrummetodoj espereble senmaskigos la pastraĉaron en la okuloj de ĉiuj prudentuloj k penskapabluloj.

Poste ni eĉ kuraĝis viziti la monaĥejon; estas kvazaŭa grandbieno kun preĝejo k antikva biblioteko. Ĉi lasta devenas el la 17-a jarcento k enhavas strangaĵon, nome 2 tamburformajn sonplifortigilojn, konsistantajn el konkavaj metalplatoj, ĉe ambaŭ larĝflankoj de la salono. Se oni mallaŭte parolas al unu plato, tio estas aŭdebla ĉe la alia plato trans distanco de 28 metroj. Eĉ tiktako de poŝhorloĝo transaŭdiĝas. Kompreneble ni uzis tiun okazon por diri kelkajn propagand-vortojn esplingve — verŝajne la unua hereza parolo tiuloke. Ankaŭ la preĝejon ni eniris, kies pompo akre konstrastas kun la mizero de la ĉirkaŭloĝantaj kampuloj. La preĝejo estas moderne instalita, eĉ per elektraj lampoj, sur kiuj mi hazarde rimarkis la fabrikmarkan signon „Votan”. (Votan estis ĉefdio de la germanaj idolanoj.) Do la katolika eklezio eĉ je eksteraĵoj entenas kontraŭdirojn. Oni nur bezonas malfermi la okulojn! F. S.

PENSU MEM!

J. Burger (601). Mel. germ. „Stimmt an mit hellem, hohem Klang”.

Ho, kial nur por vi, prolet’ viv-zorgoj k sufero, k kial via infanet’ jam vivas en infero?

Nur tial, ĉar nepensemul’ dumvive vi ja restas k supre en ĉiel-nebul’ sopiroj viaj estas.

Ho, kial tiu luksa stat’ por eta ar’ en mondo, sed por plejmulto nur malsat’ en sama homa rondo?

Nur tial: vi ne pensas mem, — preferas vi la kredon; pro „dia” savo el dilem’ toleras vi ĉi cedon

Ne; — vi trompita kamarad’, neniam el mizero ni venos per parol-helpad’ al rajto k libero.

Sin mem nur savas proletar’ per propra forta volo; por nia liberiga far’ jam — „PENSU MEM”, — popolo!

[REKLAMO p.7] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk.g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstraße 1, Leipzig O 27.

TRA ESPERANTIO

La XI-a Kongreso de SAT en la nederlanda gazetaro.

Nuntempe ĉie en la mondo okazas internaciaj kongresoj. Se ili estas sufiĉe gravaj aŭ se la personoj ludantaj rolon en tiaj kongresoj estas famkonataj, tiam la ĵurnalistaro penadas akiri raportojn pri la kongreso k pri ĉio, kio rilatas al ĝi.

La esperanto-kongresoj tamen ankoraŭ ne tiom valoras por la raportistaro. Kaj kvankam nia organizo ekzistas en la intereso de la laborista movado, ni esp-istoj tamen ne facile sukcesas ĉe la gazetaro.

En la plej lastaj jaroj tamen multo ŝanĝiĝis en Nederlando. Jam multaj gravaj gazetoj nun enpresigas informojn, komunikojn k priesp-ajn artikolojn. Speciala esp.-gazetservo, starigita de la 6 nederlandaj esp. organizoj (al kiu ankaŭ la L.E.A. partoprenas) prizorgas la dissendadon k kolektadon de tiaj artikoletoj ktp. Same per helpo de ĝenerala presoficejo. Tial aperis en 1930 en la diversaj malgrandaj k grandaj gazetoj sume 2060 artikoloj, informoj, raportoj ktp. Memkompreneble ni ankaŭ tiel propagandis por nia kongreso.

Al la XI-a la ĵurnaloj ankaŭ ne sendis specialan raportiston. Nur faris tion la plej granda laborista soc.dem. ĵurnalo „Het Volk” (La Popolo), tamen nevolonte. Karakterize do estas, ke tiu ĵurnalisto, ĉeestanta la kvaran laborkunsidon, tiel interesiĝis pri esp-o, ke li zorgis pri pli da raportoj rilate okazintaĵojn ĉe la kongreso k pri esp-o. Li mem konstatis la uzadon de esp-o k entuziasmiĝis. Estas por ni esperdona, ĉar tiu raportinto estas redaktoro de supernomita ĵurnalo. Li trapenetros por esp-o la redakcion.

Sume ni ricevis ĝis 11-a de aŭgusto 17 raportojn el 9 ĉiutagaj ĵurnaloj k 2 semajnaj gazetoj, inter kiuj burĝaj k unu katolika. Tiuj lastaj tre koncize enpresigis raportojn de la ĝenerala presoficejo. Ĉefe ili mencias la unuajn kunsidojn k la foriron de la opoziciuloj.

Unu ĵurnalo salutis k raportis esplingve kun tradukoj holandlingvaj. Tiu organo estis „De Tribune” (La Tribuno), komunista. Tio povus esti laŭdinda, se ne ĝuste tiuj artikoloj fuŝus nian movadon, kaŭzantaj miskomprenon k naŭzon. La artikoloj estis prizorgataj de unu el la opoziciuloj en lingvaĉo, preskaŭ nelegebla, ni diru, — esp-o. Pli bone ne estu uzata esp-o ol en tia senzorge aplikata, plenplena da eraroj, lingvaĵo. Memkompreneble ĉio en tiu gazeto estis unutendenca, kontraŭ-SAT-a k por-opozicia. Neniam la redakcio de tiu, de nur tre malmultaj legata, gazeto okupis sin pri esp-o, same ne interesas sin pri esp-o la kompartio en Holando. Certe nur la fakto, ke la ulo, kiu prizorgaĉas la esp. rubrikon, povas trovi la plej malbelajn insultvortojn kontraŭ la SAT-Direkcio k la nekomunistoj, estas la kaŭzo, ke li povas uzi la kolonojn de la komunista gazeto „De Tribune”. Ja li diras, ke la gvidantaro de SAT fariĝis soc. demokrata, etburĝa! Kaj ĝiaj membroj estas gesinjoroj, socialfaŝistoj, anarko-faŝistoj. Tio estas la rimedo por malfermi al si la kolonojn de kom. gazetoj. Sed tiel li ne servas al esp-o, nek al sia partio. H. W. A.

Ĉiujn aĉetojn faru ĉe la Administracio de SAT!

Pro la friponagoj de CK de SEU nia Asocio trapasas en tiu ĉi tempo tre gravan financan krizon, kiu sentiĝas speciale akre en la someraj monatoj, en kiuj la enspezoj estas nur malgrandegaj. Tial donu specialan atenton al tiu ĉi nia alvoko!

Pli ol ĝis nun niaj K-doj devas kutimiĝi al tio fari siajn aĉetojn tute ĝenerale ĉe la Administracio de SAT *(Kolmstrato 1, Leipzig O 27)*¹. Ĉi tiun adreson ili devas noti kiel plej gravan por siaj bezonoj kiel esperantistoj en sian notlibron, en sian memoron. Ĉi tiun ejon ili devas same konsideri, kiel sian kooperativan butikon en sia loĝloko. Ili ĉe la Adm. de SAT trovos ĉion necesan, bezonatan rilate al la

¹ Je la nomo de R. Lerĥner ĝi posedas poŝtĉekajn ĝirokontojn en multaj landoj.

— paĝo 8 —

388 — SENNACIULO

esperanta nutraĵo, tiel kiel ili trovas kontentigon pri siaj materiaj bezonoj en la vendejoj de sia konsumkooperativo. Ne gravas, ĉu la mendantaj K-doj loĝas proksime aŭ malproksime de tiu centro por esperanta literaturo.

Ĝis nun ofte okazis, ke la K-doj turnis sin ekskluzive por mendi SAT-eldonaĵojn, al la Administracio de SAT. Se ili volis aĉeti lernolibrojn, vortarojn, eldonaĵojn el aliaj eldonejoj ktp., ili skribis rekte al la eldonejoj de tiuj aĵoj mem, ne pensante, ke la SAT-administracio povus prizorgi al ili tiujn objektojn same rapide k bone.

Tio ne plu devas okazi estonte. Ĉiujn esp. bezonaĵojn, ankaŭ la materialon por kursoj, lernilojn ktp., oni havigu al si pere de la Administracio de SAT! Por montri tion per konkreta ekzemplo: Mi estas grupestro en iu grupo en Germanio, kiu pro konataj motivoj ne apartenas al GLEA, k ĉe kies membroj ankaŭ por aliĝo al SAT ne ekzistas inklino. Mia grupo do havas memadministradon. Planitaj estas diversaj kursoj por la vintra sezono, kiuj komenciĝos en la fino de septembro. La diversaj kursgvidantoj mendas ĉe mi la lernmaterialon. Unuj emas k kapablas instrui laŭ „Petro”. Bone; mi scias, kie ĝin aĉeti, ĉar ĝi estas eldonaĵo de SAT. Aliaj preferas instrui laŭ nacilingva gramatika libro. Kiel do mi havigu al mi tiun libron? Ĉu mi devas serĉi la adreson de l’eldoninto k skribi al Berlin, Hanover aŭ alia urbo? Ne, mi ricevos ĝin same rapide, mendante ĝin ĉe la Adm. de SAT. Kiel ĉiam, la Administracio zorge k akurate plenumos miajn mendojn. Do, la procedo de l’mendado por mi estas pli simpligita. Ĉar unu sola centro liveros al mi ne nur la SAT-librojn, sed ankaŭ ĉiuspecajn lernilojn, vortarojn, propagandliteraturon ktp. Faru do al ĝi ĉiujn viajn mendojn!

Esperanto k instruistaro.

En „La Popolinstruisto” (Der Volkslehrer) troviĝas artikolo pri infaninterŝanĝo (de N.). En tiu artikolo la aŭtoro esprimas la bezonon pri internacia enkonduko de esp-o en la popollernejoj. Li rakontas pri interŝanĝo de germanaj infanoj kun anglaj. Dekunu germanaj infanoj devenis el la popollernejo. Ili ne povis ĝui tute la ekskurson, ĉar en ilia lernejo oni ne instruis fremdan lingvon. La anglaj infanoj nur parolis angle. La interkompreniĝo estis tre malfacila. Ankaŭ nostalgio ekestis. Do la verkinto postulas la esp.instruadon.

*

La instruistoj en Aŭstrio el la Sindikata Asocio decidis jenon 1) lekciojn pri esp-o en gepatraj kunvenoj; 2) lekciojn antaŭ geinstruistoj; 3) kursojn por geinstruistoj.

*

Laŭ decido depost pentekosto la norvega geinstruistaro aranĝas somerkurson apud Dramen laŭ Ĉe-metodo. Jam pasintjare la du geinstruistaj asocioj aranĝis Ĉe-kurson. La fakgazeto preskaŭ en ĉiu n-o donas sciigojn pri esp-o.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj k „Praktika informilo pri-esperanta”. Prilaboris Jan Zawada. Eldono de l’ aŭtoro. Varsovio 1931. 208 paĝoj. Form. 13×19. Prezo: 3 sv.fk. (4 zlotoj en Polio). Havebla ĉe Adm. de SAT.

Ĉi tiu adreslibro estas verkita dulingve (pole k esp-e). En ĝia antaŭparolo estas dirite, ke ĝi estas „destinita por senescepte ĉiuj esp-istoj de Pollando, sen diferenco de nacio, religio, sociaj aŭ politikaj konvinkoj.” Ĝi „servu ankaŭ dece al la tutmonda esp.movado dank’al la pli intimaj interrilatoj kun nia lando, per ĝi ebligitaj.” Ni vidas do, ke ĝia celo estas esence nacieca. Ni konsentas, ke la aŭtoro faris gravan k penigan laboron, tamen bedaŭras, ke iam aktiva SAT-ano dediĉis siajn fortojn por verko inda esti farata de neŭtraluloj. Interesa demando estus scii, kiom el la en tiu libro troviĝantaj 4000 personoj scipovas k uzas praktike esp-on. N. B.

TRA LA MOVADO

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La 23-an Universalan Esp.-Kongreson en Krakovo partoprenis ĉ. 700 personoj (anoncis sin proks. 900). La malferma kunsido okazis en „Katolika Domo”, kie parolis i. a. reprezentantoj de la registaroj de Aŭstrio, Germanio, Liĥtenŝtejno, Holando, Hungario, Norvegio, Rumanio k de l’magistrato de Bialistoko. Kelkaj gvidantaj personoj raportis pri la diversaj propag.atingitaĵoj en div. kampoj (radio, gazetaro, kongresoj, lernejoj, fervojo, poŝto ktp.). Okazis poste diskutado pri perfekta esp.propagando, raportoj pri gazetara propagando k ĝia centrigo, pri vojoj k metodoj de esp-apliko por turisma reklamo, raportoj pri Lingva Komitato k Akademio (speciale pri la punkto: prononcado). La Kongreso akceptis aklame, ke la 2-a de junio (tago de apero esp-o) estu deklarata kiel tago speciale por la propagando de es-p. Je la fino oni reciproke gratuladis sin, dankadis k disdonis kelkajn medalojn al meritintoj. La venonta Univ.Esp-Kongreso okazos en 1932 en Parizo.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo”: De Maas-Echo, Rotterdam, aŭg., klasbatalo en Usono (350).

Pri SAT-Kongreso raportis: Münchener Post, München, 12. 8., Signalen, Stokholmo, 13. 8., Bournemouth Times and Dir., 14. 8., Socialdemokraten, Stokholmo, 6.8., 16. 8. (kun bildo).

Priesper. artik. k notojn enhavis: I.T.F.-Bulteno, Amsterdam, aŭg.

Peresper. materialon enpresis: Le Populaire, Paris, 17. 8., 19. 8. (artikolo de K-do Nathans pri radio k laboristaro kun kelkfoja mencio de esp-o).

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

DANIO K-do Tycho Emil Castberg, Kaemnerkontor, Kolding, interŝ. dan. PM kontraŭ sovetaj, anglaj, bavaraj k skandinavaj.

GERMANIO K-do dez. koresp. amkaŭ kun eksteremeŭropaj [?] Gek-doj. Resp. garantiata. Adr.: Martin Zindler, Kottbuser Str. 6/I., Görlitz. K-do Hermann Fiebiger, Voigtsdorf i. Rsgb., kĉl, L, PI, PK. Resp. garantiata.

ĈEĤOSLOVAKIO K-do Paŭlo Bartulec, Louk n. Olzou, 42, Teŝ Silezio, kĉl, L, PK, PI, pref. kun sovetiaj Gek-doj. Resp. al ĉiuj.

NEDERLANDO Por nia baldaŭ okazonta ekspozicio ni volonte ricevus korespondaĵojn el ĉiuj landoj. Sendu al: G. A. Zegers, Cumminghastraat 34, Leeuwarden.

Gek-doj tutmondaj atentu!

Ned. Fed. Lab. Esp., Sekcio Harlemo, aranĝos ekspozicion de 25. ĝis 27. sept. Ni petas ĉiujn Gek-dojn sendi al ni taŭgan materialon por tiu celo, L, PK, PI ktp, ĉiuj estos rekompencataj per respondo. — La prezidanto H. v. Beek, Meidoorplein, 12, Harlemo (Nederlando).

[REKLAMO p.8] Internacio de Socialista Kunbatalo (ISK) aperigis la novan numeron de sia esperantlingva revuo ISK. Enhavo: Hana Fortmiler: La unueca fronto de laboristoj k kamparanoj. Maria Hodan: La papo kontraŭ la virinoj. W. I. Lenin: Pri la „seksa problemo” k aliaj pripensindaj notetoj. Po ekzemplero kostas nur 0,25 mk. germ. aŭ 1 internacian respondkuponon. „ISK”-Expedition, Nikolausbergerweg 67, Göttingen (Germanio)

ENHAVO

paĝo
Georgo Bernardo Ŝa (Shaw) pri Rusio 381—382
Artefaritaj floroj 382—383
La fonto de senlaboreco 383—384
Eksterordinaraj tagoj el mia vivo 384—385
La klasbatalo tra la mondo 385
Mi volas scii 386
Por nia distro 386
Kontraŭ la dogmojn 386—387
Tra Esperantio 387—388
Recenzejo 388
Korespondado 388

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 362, 10-a de septembro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 28,4,68,12] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo.

7-a JARO, N-o 362 — LEIPZIG, 10. / 9. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

A. Filip¹ pri la moderna Hindio

„La Moderna Hindio“ nomiĝas libro verkita de Andreo Filip, profesoro ĉe la jura fakultato en Ljono, kiu distingiĝis jam antaŭe per siaj laboraĵoj pri la angla sindikata movado k la laborista problemo en Usono.² Oni povis konstati, ke lia verko pri la situacio de l’ laboristaro en Usono (skribita antaŭ la nuntempa krizo) servis speciale por klarigi la malfacilojn, en kiuj baraktas hodiaŭ la usona industrio malgraŭ la optimistaj profetaĵoj de l’admirantoj de la transatlantika kapitalismo. Kiam Filip diris, ke la materia k morala situacio de l’usona laboristo tute ne estas tiom komforta, kiel flataj legendoj rakontis, k kiam li montris, kiel la submetiĝo de l’laboristo estis la konsekvenco natura de l’ekscesoj de kapitalismo, kiu perfektigis siajn metodojn ne malpliigante sian blindiĝon, estis facile konkludi, ke kiam la krizo atingus Usonon, ĝi akceptus amplekson nekompareblan k neaŭditan gravon, tiel kiel ni ĝin povas observi nuntempe.

La samajn kvalitojn de sperta observanto montras Filip en sia studo pri la moderna Hindio, kiu ampleksas tri partojn dediĉitajn al la terkultura, la industria k la politika Hindio.

La terkultura Hindio estas preskaŭ la tuto, ĉar la granda plejmulto de l’ loĝantaro vivas en la kamparo k per kamplaboroj; ĝi produktas 64% el la mondproduktado de rizo, 12% el la grenproduktado, 26,6% el la kotona, 45% el la lina, k havas la jutmonopolon. Ĝia bovaro estas trioble pli nombra ol tiu de Usono, k nur Aŭstralio superas ĝin rilate al ŝafoj.

Tamen tiuj riĉoj tute ne certigas al la 320 milionoj da loĝantoj en Hindio materian bonstaton, lasante la plej grandan parton — ĝuste tiun, kiu laboras — en la plej nigra mizero. Inter la terproduktoj k ilia uzado, kiun povus k devus normale fari per ili tiuj, kiuj ilin kreis, intermetiĝas ĉiuj, al kiuj la nuntempa socia organizado donas rajtojn super la laborprodukto de aliaj. La terkulturaj laboristoj (proks. 25 milionoj) ricevas malhumanajn salajrojn. La farmistoj ŝuldas al la posedantoj (k 48% el la grundo

[BILDO p.1 | 31,50,65,71] Foto: grupo de hindaj strikantoj, multaj kun ĉapoj kaj skarpoj trans la brusto.

Strikantaj hindaj laboristoj (strikpostenantoj).

apartenas al 8 milionoj da bienuloj) rentŝuldojn, kiuj formas 50 — 60% el la kruda produkto. Aldone al tio la fiska depreno varias inter 10 k 15% de la rikolt-valoro. Kaj precipe oni devas aldoni la deprenojn de l’uzuristo.

La hinda kamparano estas devigata helpon peti ĉe l’uzuristo. Ĉar fisko k posedanto volas monricevi en la momento de l’rikolto, la rikoltanto devas prunti la sumon de sia rentŝuldo; de tiu ĉi ŝuldo li liberiĝos sin post vendo de siaj produktoj. Ĉar la terkultura tekniko estas tre primitiva k la musonkondiĉoj tre kapricaj, oni kalkulas, ke du jaroj el 7 estas malbonaj. Por pasigi tiujn ĉi malbonajn jarojn, la terkulturisto devas ankaŭ turni sin al la uzuristoj. Li devas ankoraŭ sin turni al ili ĉiufoje kiam okazas edziĝo en lia domo (meznombre unu fojon dum dek jaroj), ĉar ĉiu edziĝo estas akompanata de ceremonioj k festoj, fiksitaj de la religio k la kutimoj, kies kostoj reprezentas la duonon de l’jara enspezo de l’familiĉefo.

Notu, ke la procento de l’rentumo leviĝas por la monpruntoj je 18 aŭ 20%, je 30% por la pruntoj je greno, k ke ĝi atingas foje 50 ĝis 60 po 100, kiam la ŝuldanto prezentas malmulte da garantio, ne kalkulante la deprenon komisian de unu anno³ po rupio³, t. e. 6% de l’kapitalo. Enketo permesis konstati, ke la rentum-pago por la sumoj aŭ valoroj pruntitaj de l’uzuristoj absorbas almenaŭ la kvaronon de l’rikolto. Sekve neniu kamparano havas tiom mizeregan ekziston kiel la hindia: daŭra nutromanko, malsufiĉo, malsato, teruraj epidemioj, tre alta morteco ktp… La plej granda parto de l’loĝantaro hindia vivas la vivon de iafoje malsatanta, sed neniam sufiĉe nutrata besto.

Kompreneble nur profunda socia ŝanĝo povas fini tiel plorindan aferstaton. Dume la situacio de l’hinda kamparano povus esti plibonigata per kreditkooperativoj (kiuj malfortigus la malbonfaran rolon de l’uzuristo), per la perfektigo de l’terkultura tekniko (kio permesus produktadon superan), per la disvolvado de l’publika instruado, (kiu fortirus la loĝantaron el nekredebla reto da superstiĉoj k parazitaj rutinoj), fine per la disvolvado de l’industrio (kiu absorbus kreskantan parton de l’nuna terkultura manlaboristaro k kreus aliajn vivrimedojn).

¹ France: André Philipp. ² Ekstrakto el ĉi lasta verko aperis en n-oj 250 k.s. de „S-ulo“. ³ Hinda mon-unuo.

— paĝo 2 —

390 — SENNACIULO

Hindio cetere estas industriiĝanta. Detruinte la hindan metilaboron, kies prosperado minacis ĝian propran ekonomian disvolviĝon, Britio investis pli k pli konsiderindajn kapitalojn en fabrik- k manufaktur-entreprenoj, unue en Bombe (Bombay), poste en aliaj urbcentroj. Tiel, depost la fino de l’ deknaŭa jarcento, la koton-industrio — kiu estas la ĉefa — ne ĉesis pligrandiĝi, pasante — de 1879 ĝis 1926 — de 63 al 303 fabrikoj, de 14 500 al 135 000 teksiloj, de 1 610 000 al 8 400 000 spindeloj. Oni ne forgesu, ke Hindio havas grandegajn karb-, petrol- k ferrezervojn, neelĉerpeblajn hidraulikajn rimedojn, oron, plumbon arĝentohavan, zinkon, antimonon, stanon, manganon; ke ĝia fervoja retaro superas 50 mil kilometrojn; unuvorte, ke troviĝas tie ĉiuj kondiĉoj postulataj de la moderna grandindustrio.

Malfeliĉe por la hinda popolo, la unuaj paŝoj en tiu ĉi vojo estas markitaj k estas ankoraŭ markataj de la ekscesoj, kiujn la historio de l’okcidentaj landoj evidentigis en la unuaj periodoj de l’kapitalista ekspluatado: tre malaltaj salajroj, tre longaj labortagoj, ne kalkulante la dungon de virinoj k infanoj ĉe laboroj superantaj iliajn fortojn. Tamen ni aldonu, ke tiu ĉi naskiĝanta proletaro ŝajnas multe pli rapide marŝi ol la eŭropa proletaro sur la vojo de l’laboristaj konkeroj, tirante tiel ioman profiton el la fortostreĉoj tiusence plenumitaj de ĝiaj antaŭuloj.

Ĉi tie kompreneble prezentiĝis al la atento de Filip unu el la flankoj de l’Gandhi-a movado, tiu per kiu ĝi celas restarigi la vilaĝ-industrion k kontraŭbatali la naskiĝantan grandindustrion.

Filip montras laŭ plej trafa maniero, kian eraron signifas tiu ĉi programo. „Por Gandhi k por granda nombro da hindaj personoj, kiel Tagore, la maŝino estas instrumento de sklavigo k subpremo, kiu detruas la homan dignon k nur pliigas liajn suferojn; li do ne scias fari la necesan apartigon inter la maŝino mem k ĝia utiligo fare de l’ moderna kapitalismo. La maŝino, tute male, estas liberiga potenco; ĝi fortiras la homon de l’inerto k de l’senmoveco; ĝi naskas en li novajn bezonojn k dezirojn, instruas al li la daŭran k persistan penadon, la labordisciplinon; ĝi permesas al li multobligi mireginde la nombron da produktoj ĉiuspecaj, pri kiuj li povas disponi k plibonigi tiel sian vivnivelon; fine, prezentante uzokazon por ĉiuj bonaj intencoj, ĝi pliigas la riĉon de lando k konsistigas la plej efikan batal-instrumenton kontraŭ la mizero. Se nuntempe ĝi ne produktas ĉiujn ĉi efikojn, estas pro tio ke la maŝino estas inter la manoj de Klaso, kiu utiligas ĝin por realigi profitojn je la kostoj de l’laboristoj k organizas la produktadon laŭ aŭtoritata maniero, kiu forprenas al la salajrulo ĉiun iniciatemon k ĉiun intereson pri sia laboro. Gravas do kontraŭbatali ne la industriismon, sed la kapitalismon, k por tio organizi la laboristojn, por ke ili fariĝu kapablaj konkeri perforte la avantaĝojn, kiujn la novaj teknikaj produktad-kondiĉoj devas al ili alporti.“

Kaj Filip, montrinte, ke la Gandhismo respondas al reĝimo de agrikultura mastrumo, kiu estas malaperanta, memorigas pri ĉio, kion da bono alportis la kapitalismo al la homoj, k li aldonas tuj: „Oni devas iri pli antaŭen ol la kapitalismo, disvolvi en ĉiu homo la deziron al pli kompleta vivo, la senton pri la eminenta digno de lia laboro, la amon al penado k batalo, k tial la laborista sindikatismo aperas kiel movado aliel efika ol senutila k vana batalo kontraŭ la progresoj de l’industriismo“.

Al la politika problemo de l’hindia sendependeco dediĉis Andreo Filip la trian k lastan parton de sia studo. Li montras ĝian ekstreman komplikon. Kastoj, religioj, klasoj tie kontraŭstariĝas. Elementoj enradikitaj de la tradicio k elementoj importitaj tie kunmetiĝas. Sentoj elirintaj de l’plej krudaj superstiĉoj k ideoj ricevitaj el la Okcidento jen ekbatalas unu kontraŭ la alia, jen interhelpas sin. Kaj ĉio tio faras la tutaĵon plej malsimplan k plej enigman kia estas imagebla.

En tion esti metinta iom da ordo k ĵetinta tiun ĉi lumon, kiu naskiĝas el la kono de l’ekonomiaj kondiĉoj estas la merito de A. Filip. Maran.

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en „S-ulo“ respondecas la aŭtoroj.

Georgo Bernardo Ŝa (Shaw) pri Rusio.

(Daŭrigo. Vd. la antaŭan n-on.)

Ilia sistemo estas nedetruebla (laŭvorte: nebrulebla). Neniu povus iri k vidi tion, kion ili faras, ne eĉ harditaj konservativuloj, k deziri, ke la Kvinjara Plano povu malsukcesi. La sukceso de la Kvinjara Plano estas la nura espero de l’mondo. Nia plano¹ certe alportas nin al la abismo, k ili tion scias tute bone. Sed aliuloj, kompreneble, eĉ se ili komprenas, ke ni estas sensaĝuloj k ne kaŝagantoj, sentas, ke sensaĝuloj povas esti tiel danĝeraj kiel kaŝagantoj, k kelkfoje eĉ pli danĝeraj. Ili scias tute bone, ke s-ro Ĉurĉil ĵetis ĉiujn britajn fortojn en la kontraŭrevolucion, k la plejeblo, kiun mi povis fari, estis diri al Stalin, ke tio ĉi estas farita sen eĉ unu voĉdono en la Parlamentejo. Ĝi estas farita per la provizoj restantaj post la Granda Milito, k la momenton, kiam li prezentis la aferon antaŭ la parlamento, li elĉifiĝis. Sed la rusoj scias, ke depost tiam aliaj registaroj elektiĝis en Anglio. Ekzemple, la registaro, kiu prirespondecis la Arkos-domrabon — domrabon, kiun bando el sensaĝaj lernejaj knaboj, ŝajnigantaj esti rabistoj, hontus fari. Kaj kompreneble, ili diras, ke ili devas esti singardaj, k mi ne povis tute precize diri, ke ili estas ĉe nenia danĝero. Mi povis diri, kio koncernas la popolamasojn, ke tiuj ne volas militon; sed ili respondas, ke la popolamasoj ŝajne ne kapablas malhelpi al tiaj s-roj Ĉurĉil-oj militiri, kiam ajn al ili plaĉas.

Estas kelkaj kontrastoj, kiuj altiras la atenton. En kelkaj rilatoj la registaro estas senkompata, en aliaj eksterordinare humana. Mi memoras, ke Lordino Astor, (kiu, preterpasante, tre interesiĝas pri la traktado al infanoj, k kiu estas konvertita de la mortinta Margareto Mk Miln²) diris al la rusoj, ke ili scias nenion pri infanoj. Unue, la infanoj, kiujn ni jam vidis, estis rimarkinde puraj, k neniu infano devus esti pura dum sia ludtempo. Kompreneble, je manĝhoroj k enlitiĝaj horoj estas eble dezirinde, ke ili estu purigataj, sed dum sia ludtempo nenia infano devus esti pura. Due, la infanoj eniras pro pluvfaleto. Infano devus nek scii nek sin ĝeni, ĉu pluvas aŭ ne, k Lordino Astor instigis ilin sendi iun kompetentan virinon al Anglio por studi pri infanzorgado laŭ la Mak Millan’a sistemo. Kaj tre verŝajne ili tion faros, ĉar ili ekkaptas ĉiun okazon.

Se iu homo havas ideon, ili ekprenas ĝin, k tute elprovas ĝin. Ĉiu, kiu havas novan ideon, estas fotografata k la fotografaĵo estas elpendiganta. En tiu ĉi lando ĉio ebla, kio povas esti farata por malsatigi (malhelpi) k ĝeni inventiston, estas farata. Se li eltrovas novan maŝinon, ĉiuj viroj, kiuj laboras laŭ la malnova metodo, malbenas lin. Se li eltrovas metodojn por eviti frakasiĝojn, ĉiuj firmoj, kiuj vivas per tiaj frakasiĝoj, malbenas lin. En Rusio tiu ĉi frotado malaperas.

Ni konsideru kelkajn el la plej humanaj aspektoj. La rilatoj kun la policanoj estas malsimilaj al la rilatoj tie ĉi, kvankam ili estas sufiĉe bonkor-

¹ T. e. simila plano starigota en Britio. — Red. ² Margareto Mk Miln (Mac Millan), pioniro por plenaeraj vartlernejoj por infanetoj en Anglio. — Trad.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 391

aj en tiu ĉi lando. Usonano, kiun mi renkontis dum la veturado, komencis kapti fotografaĵojn en Leningrad. Policisto alproksimiĝis k diris: „Vi ne povas fari tion tie ĉi! mi pensas, ke estas malpermesate.“ La usonano diris, ke li povas fari, kio ajn plaĉas al li. La demando tiam sin prezentis, ĉu la usonano rompas la leĝon? Angla policisto, dubante, dirus: „Vi devas veni al la policejo k tie prezenti vian proceson al la inspektoro“. Tiu ĉi policisto diris: „Mi iros por demandi ĉe la policejo; vi atendu tie ĉi.“. Li foriris k kompreneble, la usonano, estante tenita per sia honorpromeso, atendis. Kaj la policisto revenis k diris: „Tio estas en ordo.“

Kiam Lordino Astor parolis al Stalin pri la infanoj, Stalin sin turnis kun mieno treege elokventa k diris: „En Anglio vi batas infanojn.“ Kaj mi ne kredas, ke io pli klare esprimas la grandegan diferencon inter Anglio k Rusio. En Rusio estas krimo bati infanojn. Kaj infanoj efektive akuzas siajn gepatrojn en la Polica juĝejo pro tio.

Kompreneble ne estas (ŝtata) mortpuno. La (laŭleĝa) mortpuno estas absolute forigita, k vi povas fari mortigon por tre moderaj kondiĉoj; kvar jaroj en malliberejo, ekzemple, estas proksimume la puno al mortiginto. Eble pro tre malbona mortigo estus kvin jaroj. Sed, kvankam ne estas mortpuno, estas mortpafo pro politikaj ofendoj. Se viro komencas saboti (intence fuŝi), se li komencas spekulacii, se li provas iel fari avantaĝon el la sistemo por sin riĉigi, tiam tiu viro malaperas. Post kelkaj tagoj, liaj parencoj estas informataj, ke li eble ŝatus, ke ili sendu al li nutraĵon, k post kelkaj pluaj tagoj aŭ li revenas aŭ liaj parencoj estas informataj, ke li ne plu bezonas nutraĵon, k post kelkaj pluaj tagoj ili estas definitive informataj, ke li estas mortpafita. Rilate al ĉiuj tiuj punktoj ili estas tute senkompataj.

(Finota.)

Trad. el „La Nova Gvidanto“ (The New Leader) 2978.

[REKLAMO p.3] JACK LONDON en esperanto: LA FERA KALKANUMO. Tradukis G. SAVILLE. 368 paĝoj. Form. 12×18 cm. Prezo: broŝ. 2.60 mk. g. bind. 3.50 mk. g. Mendu ĉe Sidejo de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ: Administrejo Leipzig O 27

LA FONTO DE SENLABORECO

(Daŭrigo. Vd. n-ojn 357/361.)

Nun, ni ankaŭ povas respondi la demandon: „Kiel ni forigu la senlaborecon?“ La mallonga respondo estas:

Forigo de l’ter-monopolo! Dispartigo de l’granda ter-propraĵo!

Tiun vojon montris al ni krom Rusio Bulgario. En la jaro 1920, la tiama kampula registaro Stamboliski dekretis leĝon pri ter-propraĵo. Per ties realigo la grandaj bienoj privataj k eklezíaj estis dispartigitaj inter la malgrandaj bienuloj, kiuj antaŭe ne havis sufiĉe da tero. Krome la ekspluatado per la kartelitaj tabak-aĉetantoj estis forigita per kooperativa organizado. La rezulto: En Bulgario tiam ne ekzistis senlaboreco; la salajroj estis meze 120 levoj po tago. Sub influo de l’demokrata fantomo, ke la plimulto de l’voĉoj estas potenco, la registaro Stamboliski 1923 senarmigis sian anaron; nun la reakcio kun helpo de la armeo kaptis la registaron, buĉigis Stamboliskin k dekmilojn de kampuloj. La tero estis redonita al la posedantoj de l’iamaj grandaj bienoj; nun ekzistas ree senlaboreco, la salajroj estas 30—40 levoj tage, la tabak-aĉetantoj povas ekspluati ree la produktantojn.

Ankaŭ Meksikio montras al ni la ĝustan vojon. Ĝiaj revoluciuloj klopadas realigi tiun celon per konsekvenca, longdaŭra laboro.

Ĉar ne sufiĉas nura forpreno k dispartigo de l’grandaj bienoj, de l’granda ter-propraĵo. Tion spertis Rusio: Tie la malriĉaj kampuloj ja ricevis teron, sed ili ne posedis brutaron nek laborilojn. Tial ili farmdonis la teron al la riĉaj kampuloj k laboris ĉe tiuj kiel kamplaboristoj. Tiel ili falis ree en dependon de l’riĉaj kampuloj; nur tiel povis estiĝi la kulakaro.

Ne sufiĉas dispartigi la grandan terpropraĵon. Krom tiu negativa rimedo pozitivaj rimedoj estas necesaj por forigi la terurajn efikojn de l’jarcenta subpremado ĉe la kamparanaro, ĉe la laboristaro. Oni devas konstrui novajn domojn, novajn stratojn k vojojn, oni devas plibonigi la eluzatan teron, devas havigi terkulturajn maŝinojn ktp.: oni devas venki la servutemon k nekleron de l’homoj. Nur, se tio sukcesas, la baro de l’tero estos forigata finfine.

Ĉi ĉio estas malfacila k kostas multe da mono. Sed ĉio ĉi ne estas neebla. Ja, la realigon de tiaj rimedoj oni povas komenci jam nun, sub la kapitalista sistemo. Ekzemple, dispartigo de grandaj bienoj k enlanda koloniigado estus dankinda tasko de l’sindikatoj, tasko, kiu ja akcelas ilian taskon plibonigi la laboristajn viv-kondiĉojn. Tio estus komenco. Sed la definitiva forigo de l’termonopolo estas ebla nur sub socialista registaro.

Unuavide, nia propono ja ŝajnas nura reformo. Sed, ĉu estas ebla la senpropraĵigo de l’grandaj posedantoj de tero per nura reformo? Laŭŝajne jes! En Germanio ekz. necesas nur duonigi la limimpostojn por greno; tiam oni povus akiri milionon da hektaroj preskaŭ senpage; ĉar, „triono el niaj grandegaj bienoj estus bankrotonta sen la impostoj“ konstatis la gvidanto de l’instituto por esplorado de l’vend-cirkonstancoj por terkulturaĵoj en Stutgarto. Kaj en Germanio k la orient-eŭropaj ŝtatoj ekzistas jam nun limigata enlanda koloniigado. Sed nur pro naciaj motivoj k tiagrade, ke la kapitalista karaktero de l’ekonomio ne estas endanĝerigata. Efika senpropraĵigo de l’granda terpropraĵo estas ebla nur per revolucio. En Rusio la senpropraĵigo de l’posedantoj de grandaj bienoj estis la unua k plej grava rimedo de Lenin. En Bulgario, la reakcio faris la malon. En Meksikio la revoluciuloj konkeris la potencon post sangaj bataloj; tiam ili komencis dispartigi la grandegajn bienojn. En Ĉinio, jam de jaroj furiozas batalo pro la ter-problemo. En Hindio minacas malantaŭ la politikaj bataloj inter Britio k la hinda Kongres-partio pri la konstitucio la agrara revolucio.

Tri kontraŭ-argumentojn oni povas fari:

  1. Ne ekzistas sufiĉe da tero, por koloniigi la milionojn da senlaboruloj.

Sed, ja ne estas necese koloniigi ĉiujn senlaborulojn. Jam per la koloniigado de parto de l’senlaboruloj estas kreotaj novaj aroj da konsumantoj por industriaj produktoj; per tio pliaj industri-laboristoj havas laboron, kiuj nun siavice estas aĉetantoj por terkulturaj k industriaj produktoj.

Krome ekzistas en la mondo ankoraŭ tre grandegaj nekulturataj areoj. Sed ne atentante tiujn, ni nur komparu la denson de l’loĝantaro inter distrikto el grandaj bienoj k distrikto kun malgrandaj k mezaj bienoj, ekz. orientan Germanion kun okcidenta Germanio. La terkulturo estas en ambaŭ preskaŭ la sama. Tamen vivas en Hesen-Nasaŭ 145 homoj sur kvadrata kilometro, male en orienta Prusio nur 66 k en Pomeranio nur 59, parte eĉ nur 27. Ankoraŭ pli granda estas la diferenco, se ni komparas tian distrikton kun distrikto de disvolvita terkulturo kiel Nederlando; tie loĝas sur kvadrata kilometro 226 homoj, en la distriktoj kun ĝardena kulturo eĉ 500—600. Per tio ankaŭ la kontraŭ-argumento de Kolin Ros estas maltrafa: ĉi tiu skribas pri Bali: „Kiam la lasta parcelo de l’ nekulturita tero estos okupata, tiam

— paĝo 4 —

392 — SENNACIULO

finiĝos ankaŭ la nunaj liberaj k feliĉaj formoj de l’vivo.“ Ankaŭ tiam plibonigo de l’terkultura tekniko kreas viveblon por nombrego da homoj, kvankam tia plibonigo ne estas nelimigita. Por la venontaj jarcentoj certe ne mankas tero.

  1. La agrara krizo: „Jam nun la terkulturistoj ne povas vendi siajn produktojn! Kiel estiĝos la situacio tiam?“ La argumento estas prava ĉi-rilate, ĉar ampleksa koloniigado povas kaŭzi dum kelka tempo ankaŭ malfacilojn ĉe vendado de l’produktoj. Sed kiel estas nun la situacio? La greno putras, dum milionoj da homoj malsatmortas, ĉar ili ne povas aĉeti manĝaĵon.

La agrara krizo estas ĉefe teknika krizo k krizo de l’gren-kulturo k de tiaj produktoj, kiuj estas produktataj pli profitodonaj en meĥanikigita granda produktado. Dum la milito greno estas pagata altpreze; pro tio la areo por produktado estis pligrandigita. Post la milito la prezoj malaltiĝis. Samtempe iĝis ebla je malalta prezo la kulturado de ĝis nun nekulturita tero per maŝinoj. Per tio la areo por produktado estis pligrandigita plie. La prezoj malaltiĝis tiom, ke la ĝisnunaj grenkulturistoj ne plu povis konkuri; nur ŝirmitaj de impostoj ili povas konservi siajn entreprenojn. Tio montriĝas ankaŭ per tio, ke landoj kun bona terkulturo, precipe tiuj, kiuj kulturas ĉefe legomojn, fruktojn k florojn, suferas relative malmulte senpere pro la krizo, sed pli pro malfaciloj ilin eksporti, pro altaj k ofte sensencaj limimpostoj.

Se ni, per forigo de l’ter-monopolo k sistema koloniigado de l’ĝis nun maldense loĝataj distriktoj de granda terpropraĵo, kreas fortan enlandan merkaton, tiam kreskas konforme kun la pligrandiĝanta loĝantaro k bonfarto la demando pri legomoj, fruktoj ktp. unuflanke; aliflanke plialtiĝas la demando de l’kamparanaro pri industriaj produktoj.

  1. La laboristoj ne reiros al la kamparo! Tio estas la tria kontraŭ-argumento. Sed, ĉe la dispartigo de l’grandaj bienoj ja ne temas pri tio konduki reen grandan nombron de industriaj laboristoj al la kamparo. Per ĉi tiu rimedo ni volas ĉefe malhelpi, ke la senteraj kamparanoj migru en la urbojn kiel laboristoj. Certe ekzistos ĉiam homoj, kiuj preferas vivi en urbo. Sed same ekzistas multaj homoj, al kiuj plaĉas ankaŭ la trankvila, malrapida vivo sur la kamparo. Per plialtiĝanta bonfarto de l’kamparanoj certe estas eble venki ankaŭ sur la kamparo la ĝisnunan kulturan neprogresemon; prezentado de filmoj k teatraĵoj, koncertoj, paroladoj ktp. povas okazi ankaŭ sur la kamparo, kiam ekzistas sufiĉe da vizitantoj. Ekzemplo estas iagrade Danio, kie la spirita vivo de l’vilaĝanoj estas pli vigla k pli altranga ol en aliaj landoj.

LITERATURO: germanlingva: Komparu: Franc Openhajmer: „La granda terpropraĵo k la socia problemo.“ Jena 1922. „Kapitalismo, komunismo, scienca socialismo.“ Jena 1919. Krome: „ISK“ n-o 7, julio 1929. „Frankfurta Gazeto“ n-o 248, 2. 4. 1931.

Vetig (16900), Gelnhaŭsen (Germ.).

[REKLAMO p.4] Unu el la interesegaj popularsciencaj broŝuroj eldonitaj de SAT-Kooperativo estas SEKSPSIKOLOGIO. Originale verkita de S. ZIEGLER. Serioza traktaĵo bazita sur la esploroj de la moderna psikoanalizo. 54 pĝ. Form. 11×14 cm. Prezo 0,60 mk. g. Administrejo de SAT Leipzig O 27, Colmstraße 1

Urbo k kamparo.

Laŭ la lasta statistiko en Anglio k Kimrio estas konstatita nova plimultiĝo de la urba loĝantaro proporcie al la kampara loĝantaro. Kvar kvinonoj de la loĝantaro loĝas en la urboj, k unu kvarono de la loĝantaro estas koncentrita en la dekdu plej grandaj urboj. Unu kvinono nur el la loĝantaro loĝas en la kamparo. Unu kvarono el la urba loĝantaro (aŭ kvinono el la

Eksterordinaraj tagoj el mia vivo.

(Impresoj pri tendara vivo en la Ruĝa Armeo.)

(Fino. Vd. antaŭan n-on.)

Ĉiuj do dum la militstudado okupas sin pri sia speciala fako de tiu studado. Ni studis ankaŭ kanonojn en la artileria parko k praktikis ilian uzadon dum provbatalo.

Poste okazis elveturoj ekster la tendaron por manovraj provaj bataloj, kiel artilerio kune kun infanterio k batalaj pafadoj. Mi dekomence tre malbone sentis min sub la disciplino k diversaj novaj kutimoj, sed iom post iom alkutimiĝis.

Dum unu prova artileria manovro, mi dum rapida rajdado hazarde preskaŭ falis sub la radojn de l’kanono, kie certe mi estus pereinta. Infanteriaj rotoj plej grandan parton de sia studado okupas sin ekster la tendaro, aranĝante militajn marŝojn, pafadojn ktp. En la tendaro la ruĝarmeanoj faras ĉion mem, do tie estas deĵoroj noktaj kun fusilo en la artileria parko, kun sabro ĉe la ĉevalejo, ĉe armilar-deponejo ktp.; aliaj laboras en la kuirejo, senŝeligante po kelkaj sakoj da terpomoj, hejtante fornojn, preparante ĉion por kuirado, kiel akvon, lignon ktp. Certe ĉi tiu laboro estas peza, oni devas dumnokte ne dormi k penige labori, sed oni devas alkutimiĝi al ĉio.

Mi spertis ĉiujn deĵorojn laŭvicajn, punajn mi ne havis. Oni deĵoras k laboras laŭ sia vico, same ankaŭ ekzistas ekstervicaj deĵoroj, al kiuj oni sendas tiujn, kiuj faris iajn malobeojn k ricevas ilin kiel punon. Al disciplino oni alkutimiĝas iom post iom, k se iu malobeis, ne sciante ankoraŭ ĉiujn armeajn regulojn, oni nur klarigas, kion oni ne devas fari, sed ne punas. Certe, kiam ĉiuj jam konas la regulojn k malobeas intence, oni tiam punas. Tion faras la komandantoj. Ili ankaŭ devenas el la laborista k kamparana loĝantaro. Pro tio ili rilatas al la ruĝarmeanoj kamaradece.

Al ĉiuj ruĝarmeanoj oni faras inokulojn kontraŭ kelkaj infektmalsanoj, por ke neniu malsaniĝu. Ambulancon la malsanaj vizitas dum ripoztempo. Ĉiutage da nutraĵoj ĉiu ruĝarmeano devas ricevi jenajn (pezo en gramoj): da pano — 1000 aŭ da faruno sekala — 750; da grio — 150; da makaronio aŭ vermiĉelo — 10; da grasoj — 35; da legomoj freŝaj — 440; da viando aŭ fiŝo — 375; da faruno por supo — 20; da salo — 30; da pipro — 0,7; da laŭraj folioj sekaj — 0,3; da sukero — 35; da teo por monato — 65; da sapo por monato — 200. Certe oni tiujn necesajn produktojn utiligas por kuirado. Certe la manĝaĵoj ne estas diversspecaj, ili estas preskaŭ samaj ĉiutage, t.e. vianda supo kun terpomoj aŭ brasiko aŭ grio, poligon-gria aŭ miligria kaĉo kun oleo aŭ graso, pano sekala, teo kun sukero. Matene estas donata supo kun pano k kaĉo. Ĉiu laŭvice ricevas siajn manĝaĵojn el la kuirejo. Ĉiu havas kupran kaldroneton, en kiun li ricevas la manĝaĵojn k el kiu li manĝas; poste oni ilin purigas per sablo. Ili ĉiam devas esti puraj. La tutan tempon oni pasigas en libera aero, en la tendoj oni nur dormas. Ĉiu ruĝarmeano ricevas kiel salajron 1 rublon 45 kopekojn monate. Kiam oni foriras al militservo, la oficloko apartenas al la foririnta; salajron dum la unua jaro de l’militservo, por tri monatoj, oni ricevas dusemajnan, dum pluaj jaroj por unu monato — mezan monatan salajron.

En ĉiu roto, aŭ baterio, divizio, ekzistas Lenin-angulo (tendo), en kiu oni faras kulturan laboron. Tie estas biblioteketo, havanta primilitajn k aliajn librojn. Por la legejo estas abonataj diversspecaj gazetoj k ĵurnaloj, kiel la ĉefurbaj (centraj); same ankaŭ provincaj (militaj k civilaj), estas eldonata murgazeto kunfaldebla, por ke oni povu uzi ĝin dum militiroj; al ĝi kun-

— paĝo 5 —

SENNACIULO 393

tuta loĝantaro), t.e. ekzakte 8 208 818 personoj, estas koncentrita en la Londona aglomeraĵo. La tuta angla kamparo ne havas pli da loĝantoj ol la sola ĉefurbo!

Tio estas la kapitalista disvolviĝo antaŭenigita al la plej ekstremaj limoj. Kvankam en malpli granda mezuro, tiu ĉi procezo daŭras en ĉiuj kapitalistaj landoj. Anglio, Belgio, Francio, Germanio, Japanio k Usono en sia tuto konsistigas la urbon, k kontraŭ tiuj ĉi landoj, la cetera mondo reprezentas la kamparon. Ne estas senutile insisti pri tiu ĉi aspekto de l’kreskanta antagonismo inter tiuj ĉi kelkaj metropoloj k la grandega „tutmonda kamparo“, ĉar, esence, la koloniaj movadoj reproduktas nur en giganta k universala skalo la batalon, kiu karakterizas la kapitalisman sistemon ekde ĝia origino k kiu kondukas al la submetado k absorbado de l’postrestanta kamparo fare de la kapitalista urbo.

Tiuj ĉi pripensoj estas necesaj por taksi ĝuste la koloniajn movadojn sen iluzio. La ribelo de l’subpremata tutmonda kamparo kontraŭ la metropoloj povas multe malfortigi la kapitalismon k rapidigi ĝian falon; sed la konstruaj fortoj, kapablaj krei la socialisman socion, povas ŝpruci nur el la urbaj, industriaj aglomeraĵoj, kie la kapitalo koncentrigis depost pli ol jarcento la materiajn k intelektajn kondiĉojn por la realigo de l’socialismo.

La klasbatalo tra la mondo

El Latvio.

Dum la komenco de oktobro okazos en la tuta lando parlament-elektoj. Samtempe daŭras la blanka teroro. Dum ĉiuj elektoj la burĝaro elpensas diversajn motivojn por plifortigi la teroron. Membroj de la socialdemokrata partio, kiuj dubas pri la batalemo de siaj gvidantoj k postulas fini kompromisan politikon kun la burĝaro, estas eksmembrigataj k denuncataj kiel komunistoj, ŝtatdanĝeraj personoj. Tial komenciĝis opozicia movado en la partio. La amasoj laboristaj maldekstriĝas ankaŭ sekve de la pligrandiĝanta senlaboreco. La rolo de l’socialdemokratoj en Latvio ŝajnas finita, ĉar ĉe elektoj al

provizora parlamento (1920) ili ricevis 274 877 voĉojn, 58 deputitojn, unua konstitucia parlamento (1922) 244 356 voĉojn, 31 deputitojn, dua konstitucia parlamento (1925) 266 719 voĉojn, 33 deputitojn, tria konstitucia parlamento (1928) 231 612 voĉojn, 26 deputitojn.

En la elektoj al la unua k dua parlamento la maldekstruloj ne partoprenis; iliaj listoj estis malakceptitaj k la preparantoj arestitaj. En la elektoj al la tria parlamento la maldekstrula listo estis akceptita en tri voĉdonregionoj, k en du malakceptita. Por la nun okazontaj elektoj la listo estas akceptita por ĉiuj regionoj. La burĝaro diverse malhelpis al preparado de la listo. En la ĉefurbo Rigo estis arestitaj 90 gelaboristoj, kiuj venis por subskribi la liston. En la provinco Latgalio ankaŭ okazis arestoj; inter la arestitoj eĉ estis neplenaĝuloj. En tiu provinco la pastraro k socialdemokratoj havas la monopolon aranĝi leĝajn amaskunvenojn. La eklezio protektas ĉiujn ĉarlatanojn, inspirante per sankta teruro la malkleran popolon, ke ĝi voĉdonu por ĝia listo. La 16-an de aŭgusto okazis en la urbo Kreslava amaskunveno aranĝita de socialdemokratoj. Dum ĉi tiu la maldekstrulo Jerŝovs, deputito de l’laborist-kamparana frakcio en la parlamento, petis la parolrajton. Tiam la polico fermis la kunvenon k komencis dispeli la amason. Jerŝovs daŭrigis paroli sur la strato, aŭskultate de l’amasoj; la policanoj ne sukcesis dispeli la popolamason. Poste, kiam alvenis policrezervoj, Jerŝovs estis arestata. Post tiu okazo la popolo ĉirkaŭis la malliberejon, postulante liberigi Jerŝovs, ĝis fine tiu deziro estis plenumata. La amasoj atendantaj akompanis lin. En la Latgalia provinco de Latvio regas tiaj „demokratiaj“ kondiĉoj. Sed Latgalio aŭdas, ke malantaŭ la ŝtata limo en najbara laborista ŝtato (Sovetio) bruas traktoroj k la laboristaro scias, por kio oni devas batali.

A. N. (17 457)

laboras ruĝarmeanoj, k ankaŭ komandantoj same. (Mi ankaŭ kunlaboris al ĝi). Tiu kultura laboro estas farata dum eksterlerna tempo.

Ekzistas diversaj rondetoj: de pafsporto, sendiuloj, militpreparado, studado de l’kvinjara plano, de popolmastrumado ktp. Por pli vigle k pli bone studi la militsciencon, ni ĉiuj inter ni aplikis socialisman konkuradon. En regimento ankaŭ ekzistas tia klubo, kie estas scenejo. La sidlokoj estis sentegmentaj. Tie oni aranĝis kelkfoje kunvenojn, spektaklojn, en alia loko en „sentegmenta kinejo“ oni prezentis filmojn. Ekzistis tendoj, nun oni konstruas iom post iom lignajn konstruojn por tiuj Lenin-anguloj. La ruĝarmeanoj rilatis al la militservo konscie k bone. Certe en la tendaroj kune kun ruĝarmeanoj de l’teritoria servo troviĝis ankaŭ ruĝarmeanoj de l’efektiva servo. Da tiaj tendaroj ekzistas kelkaj por diversaj teritorioj. En nia tendaro ankaŭ estis kooperativaj butikoj, kie oni povis aĉeti diversajn necesajn varojn.

En fino de julio (1929) okazis militparado, dum kiu ĉiuj nove rekrutitaj ruĝarmeanoj akceptis solenan promeson pri sia fidelo kiel laboruloj al la laborista-kamparana registaro. Al tiu festo nin vizitis multaj ekskursantoj: laboristoj k oficistoj k personoj el kelkaj „fabrikoj k oficejoj protektantaj al ruĝarmeaj armeformacioj“ („ĉefoj“), kiuj veturis al ni el la urbo.

Parencoj el la urbo ankaŭ multaj vizitadis, tio ne estis malpermesita.

Estis certe mankoj k difektoj en la vivo de l’tendaro, tio estas: nesufiĉo da higieno, ĉar ne ĉio ankoraŭ estas finkonstruita, do akvo en sufiĉa kvanto mankis. Oni kondukis nin por lavi al kamparanaj ŝvitbanejoj, ne tro oportunaj k malpuraj, je 3-kilometra distanco de l’tendaro. Ĉiu devas sin lavi ne pli ol 15 minutojn. En la regimenta ambulanco la medicinesploro al malsanuloj estis kelkfoje supraĵa, estis donataj nesufiĉaj kuraciloj. Rezulte, ĉar dum la somero de 1929 la vetero estis sufiĉe malvarma k pluva, ni en simplaj tolaj tendoj certe sentis nin sufiĉe malvarmaj. Mi malvarmumis k treege tusis, sed la kuracistoj tion ne atentis, ĉar mi ne havis febrostaton, kiam mi vizitis la ambulancon, sed kiun mi havis dum noktoj. Do oni ne liberigis min, nek de l’okupoj, nek de l’deĵoro. Reveninte hejmen k vizitinte kuraciston en urba ambulanco, mi do konstatis, ke mi havas akutan bronkiton k mi devis kuŝi en la lito pli ol unu semajnon k ne labori. La vestoj ankaŭ ne estis bonaj, ĉar ĉiuj vestoj havas sian difinitan limtempon por uzado, do al nia vico trafis vestoj de jam lasta limtempo de uzado, certe tre eluzitaj, truhavaj, ŝtopitaj, kiujn oni ofte devis poste ŝtopi dum la uzado. Novaj estis nur la manteloj (kapotoj, ruĝarmeaj paltoj).

La ŝvitbanejon ni vizitis ĉiudusemajne, k ĉar la rivero ne estis proksima de nia loko (je 5-kilometra distanco), do ni nin sentis certe ne sufiĉe puraj, konsiderante, ke la akvo ne sufiĉis k dum marŝoj aperis multe da ŝvito k polvo sur niaj vestoj k korpoj.

Oni devas ĉi tie ankaŭ noti, ke nia laborista k kamparana junularo ne estas tiel konscia k kultura ankoraŭ, malgraŭ ĉia kulturado. Tre malplaĉis al mi tio, ke preskaŭ ĉiuj insultis per la „patrina“ insulto (ruse „mat“), la plej forta seksa insulto. Mi notis pri tio, por forigi ĉi tiun nekulturaĵon, en la murgazeto, sed tio bedaŭrinde havis preskaŭ nenian influon.

En komenco de aŭgusto ni kolektis nian havaĵon k frumatene forlasis la tendaron por cedi lokon al niaj posteuloj. Ni ricevis forpermeson ĝis la sekvanta somero.

Tiel pasis miaj eksterordinaraj tagoj en la Ruĝa Armeo, k mi komencis denove vivi ordinarajn simplajn taĝojn.

Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov, Niĵni-Novgorodo.

— paĝo 6 —

394 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Ĉe la liberpensuloj.

Okazis dum la Amsterdama Kongreso liberpensula fakkunsido, kiun partoprenis 21 Gek-doj: El Germanio 8, Nederlando 5, Anglio 3, Francio 2, Aŭstrio 1, Ĉeĥoslovakio 1, Usono 1.

Bedaŭrinde nek la sekretario de la sekcio nek la redaktoro de la „Liberpensula Paĝo“ en „S-ulo“ ĉeestis. Eĉ ne alvenis iu raporto de la respondeca K-do pri la nuna stato de la liberpensula movado en SAT. Pro tio unue necesis, elekti novan sekretarion. Estis elektata K-do Adolf Waldmann, Bremen, Illerstr. 8 (Germ.).

La sekvintaj pritraktoj temis pri la farenda laboro. Por ke la liberpensula servo en SAT povu funkcii, ĝia organizado devas esti sufiĉe bona. Ni bezonas perantojn, kiuj havas kontakton kun la liberpensuloj en la diversaj landoj. La perantoj — k memkompreneble ankaŭ ĉiuj aliaj Gek-doj k organizoj liberpensulaj — estas petataj, provizi la sekretarion regule per materialo, por ke li denove regule povu eldoni „Liberpensulan Paĝon“ en „S-ulo“. Gek-doj, kiuj volas helpi kiel specialaj raportantoj liberpensulaj, bonvolu anonci sin ĉe K-do Waldmann.

Plie oni proponis aranĝi enketon pri la diverslandaj kondiĉoj rilate la eksiĝon el la eklezio. — Interesa ankaŭ estis la atentigo de la reprezentanto el Nov-Jorko, ke proksiman jaron en Ĉikago okazos granda ekspozicio, aranĝota de diversaj eklezioj, k ke la tiea liberpensularo planas efikan kontraŭmanifestacion.

Fine oni interkonsentis pri la raporto de la kongreso k fakkunsido. Preskaŭ ĉiu partopreninto prenis sur sin la respondecon, raporti en al li konata liberpensula gazeto nacia.

Do, seriozaj liberpensulaj Gek-doj, al la fronto!

Post unu jaro ni volas vidi sukceson.

Arbarulo (11761).

Ĉu negraj gvidantoj lernis esperanton?

„Unu el la strangaĵoj pri ĉi tiu edukado estas, ke Moskvo instruis siajn lernantojn paroli esp-on, k ĉi tiu lingvo estas uzata de la gvidantoj en iliaj oftaj kunvenoj“.

La supra aserto farita de iu negra detektivo troviĝas en fruntartikolo el Los Angeles Times (Tempoj) de la 4. aŭgusto. Pri la ĝenerala enhavo la multaj titoloj sciigas nin. Grandlitere trans la paĝon ni legas:

„Tri mortigitaj, dum negraj ruĝuloj batalas kontraŭ policistojn.“ Sekvas jenaj subtitoloj: „Tumultoj furiozas en Ĉikago. Policistoj vunditaj batalante kontraŭ popolaĉon. Du mil komunistoj haltigas eldomigon de negra familio. La Ĉikaga urbestro petas, ke oni soldataron pretigu kontraŭ plua maltrankvilo.“

Laŭ la artikolo, almenaŭ 25 organizantoj en Ĉikago estis instruitaj en Moskvo. Mi ŝatus scii, kial tiom da lab. esp-istoj sian ekziston neniam konigis. Se la tuto estas invento, kiaj motivoj?

16285.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

Finlando. La Laborista Turista Societo en Helsinki (Sirkusk. 3 B 27) estas unu el la organizoj, kiuj uzas esperanton. Notu! — Germanio. Boĥum. La 11. 8. okazis kunveno de la SAT-rondo. La ĉefa punkto estis, ĉu aliĝi al LEA. K-do Maares raportis pri la LEA-konferenco k memorigis, ke la parolintoj atakis K-don Kolodzinski (8270) Boĥum, tial ke en Boĥum ne ekzistas LEA-grupo. K-do 8270 respondis, ke ne estas eble reveni al LEA, ĉar ĝi estas komunista. En la voĉdonado, ĉu LEA-grupo aŭ SAT-rondo, la plej granda parto estis por SAT. La membraro decidis, laŭ propono de K-do Kolodzinski, mendi por la membraro ekde septembro „La Lernanto“-n. (8270).

Kun la n-o 360 de „S-ulo“ ni dissendis la voĉdonilojn al ĉiuj validaj, aktivaj membroj de SAT. Kiu ne ricevis sian voĉdonilon, senprokraste postulu de la Administracio.

Radio k esperanto.

Laŭ la nuna stato disaŭdigas regulajn esp-ajn sciigojn, ĉu kursojn, ĉu novajojn aŭ la semajnan programon: 8 radio-stacioj en Germanio, 4 en Francio, 2 en Holando, 3 en Sovetio k la stacio en Dancigo.

Plendo.

En n-o 341 anoncis pri PM-interŝanĝo K-doj Nadal el Palma k Turĉik el Preŝov. Ambaŭ ne respondis ĝis hodiaŭ al sendo de PM, farita al ili de K-do Kolodzinski (8270), Boĥum. Estu avertataj la K-doj kontraŭ tiaj malseriozuloj k malutilantoj en niaj vicoj, kiuj „garantias respondon“ k ne respondas!

MEMORNOTO

Represis el „S-ul-o“:

Volksblatt, Boĥum, 15. 5., Naturamika renkont. (349); Libera Socialisto, Rotterdam, 26. 8., Klasbat. tra la Mondo (357/358), en esp. k hol.

Pri SAT-Kongreso raportis:

Freie Sportwoche, Leipzig, 17. 8.; Gazetservo de Lucerna Sportintern., n-o 37 (19. 8.); Münchener Post, 24. 8. (speciale pri la monafero SEU); Schwäb. Volkszeitg., Augsburg, 24. 8.; Volksblatt, Boĥum, 4. 8., 11. 8.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Signalen, Stokh., 20. 8.; Paris-Midi, 26. 8.; Volksblatt, Boĥum, 2. 5., 13. 5., 14. 5., 26. 5., 29. 5., 3. 6., 9. 6., 21. 7.; Westf. Volkszeitg., Boĥum, 14. 5., 3. 6., 8. 6., 20. 8.; Boĥumer Anzeiger, 3. 6.; Volkszeitg., Herne, 21. 7.; Volkswacht, Witten, 21. 7.; Volksstimme, Wattenscheid, 21. 7.; Freie Presse, Wanne-Eickel, 21. 7.; Ruhr-Echo, Essen, 25. 7. (en esp-o); Solidarität, Offenbach, 1. 6.

NIA POŜTO

16 652. — La apostrofigo estas kelkfoje malĝuste aplikita de vi; nur „o“ estas apostrofebla en versaĵo (ne „on“, „aj“ ks.)! En la dua linio devus esti „sia“ (ne „ilia“)! Provu ĝin reprilabori! La lingvajn dem. ni respondos en „L. L.“.

Red.

Post longdaŭra malsano mortis je la 3. VIII. 1931 nia kara Sovetia K-do TIĤON GOLOVIN (SAT-ano 7442, aktiva). Fervore li laboris en sia loko por la disvastigo de esp-o. Kiel instruinto de nia lingvo li restos neforgesebla por multaj Gek-doj.

16 899.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Josef Böhm, Bergesgrün, 142 ap. Brüx, kêl, pri div. temoj, L, PK, PI, PM.

GERMANIO

K-do Moritz Eisenstein, Hauptpostlagernd, Chemnitz, interŝ. PI, PK, PM, gaz., fotojn. Nepre resp.

K-do Kurt Graupner (20 j.), Feldstr. 15. Falkenstein/Vogtl., kun Gek-doj el Anglio, Usono k Kanado.

K-do Karl Nejedli, Friedrichstr. 18, Penzig O/L, interŝ. PI, PK kun Gek-doj ĉiulandaj. Ĉiam resp.

K-do Franz Luthardt (fervojisto), Hallische Str. 220, Leipzig N. 23, kêl, L, PK, PI. Tuj respondos.

— Gek-doj dez. koresp. kêl, pri ĉ. temoj. Skribu al: K-dino Flora Häntzschel, Lichtenhain, Nr. 15, F. (Sächs. Schweiz).

NEDERLANDO

— Dum mia biciklo-vojaĝo mi petas porpagan gastrestejon ĉe K-doj laŭ jena vojo: Bentheim — Berlin — Leipzig — Hirschberg — Warschau — Minsk. Skribu al: K-do S. J. Evenbly, Badhuisstr. 103, Scheveningen.

[REKLAMO p.6] Pli bona esperantisto vi volas fariĝi? Tiucele nur partoprenu Superan esperanto-kurson perleteran. Postulo senpagan enkondukon! Adr.: Leono Funken, diplom. esp.instruisto, Moselweisserstr. 20, Koblenz, 52 (Germanio).

[REKLAMO p.6] Atentu! Atentu! La esperanto-grupo en Bruck a. M. aranĝos de 3. ĝis 4. oktobro ekspozicion por varbi novajn anojn. Gek-doj ĉiulandaj, helpu pligrandigi nian ekspozicion per alsendado de multnombraj L, PK, PI ktp. Nia grupo tuj k certe resp. Adr.: K-do Josefo Tröls, Ferd. Hanuŝgasse 17, Bruck a. M. (Aŭstrio).

ENHAVO

pağo A. Filip pri la moderna Hindio . . . 389—390 Georgo Bernardo Ŝa (Shaw) pri Rusio . . . 390—391 La fonto de senlaboreco . . . 391—392 Urbo k kamparo . . . 392—393 Eksterordinaraj tagoj el mia vivo . . . 392—393 La klasbatalo tra la mondo . . . 393 Tra Esperantio . . . 394 Korespondado . . . 394

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 363, 17-a de septembro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 28,3,71,13] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj paraleloj.

7-a JARO, N-o 363 — LEIPZIG, 17. / 9. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner [?], Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

Ĉu malsuperaj rasoj? Ne! Malsamaj civilizoj

Krom la politika ekonomio, neniu alia scienco verŝajne liveris pretekston al tiom tendencaj ĝeneraligoj kiel la psikologio pri la homaj specoj. Post la fama Studo pri la malegalo de l’ rasoj de l’grafo Gobino (Gobineau), la pli malpli brilaj improvizaĵoj sinsekvis sennombre k tute freŝdate alia nobela persono, la grafo Kudenhof-Kalergi (Coudenhove-Kalergi), la ideologo de l’burĝa Tut-Eŭropo, skizis teorion pri la rasaj tipoj, laŭ kiu la eŭropaj nacioj estus karakterizataj per „heroa“ sinteno, al kiu kontraŭstarus la „sankta“ sinteno de la orientaj popoloj. . .

Tiuj ĉi malmaturaj konkludoj, kies sukceso estis ŝuldata al trafa literatura prezentado, ne formas la ekskluzivan propraĵon de l’ politikistoj aŭ de l’sociologoj dotitaj per lirika temperamento. Kelkaj antropologoj, siavice, lasis sin kapti per trorapidaj simpligoj, metitaj en la servon de la rasaj antaŭjuĝoj. Tiel la vizaĝ-angulo de l’papuano aŭ la cerba pezo de l’negro atestis favore al la teorio pri homaj tiparoj malsuperaj.

Tiu ĉi teorio aŭ almenaŭ ĝia antropologia pravigo estas fervore atakitaj per aliaj esploroj. Antaŭ proksimume dudek jaroj Roberto Ŭudŭort (Woodworth) konstatis, ke la malsupero de l’meza pezo de la negra cerbo estis reprezentata per sensignifa nombro, kompare kun la konsiderinda disstaro de la varioj rimarkitaj ĉe la individuoj de la blanka raso. Kio permesis al li montri, ke ĉi tiu malsupero je pezo estis alkalkulenda al individuaj varioj pli vere ol al aparta rasa karaktero.

Antropologiaj k neŭrologiaj studoj pli profundigitaj kondukis al analogaj rezultoj. Tamen, pelite tra la pordoj de la dissekcoĉambroj, la teorio pri malsuperaj rasoj reeniris brue tra la fenestroj de l’psikologiaj laboratorioj. Sin turnante al la metodo de l’mensaj testoj, ioma nombro da usonaj psikologoj provis enklasigi la rasojn k la popolojn laŭ ilia grado de intelekta kapablo. Kompreneble en tiu enklasigo la honorloko estis donata al la anglo-saksoj. Fergesn (Ferguson) asertis la malsuperon de l’negraj infanoj. Siavice Berto M. Leki (Lukey), atribuinte la unuan lokon al la usonanoj, rangigis sinsekve laŭ ordo de malpliiĝanta valoro la judojn, la hungarojn, la ĉeĥojn, la negrojn, la polojn k fine la italojn!

[BILDO p.1 | 31,41,64,80] Desegnaĵo de kvar homaj kapoj el diversaj popoloj: nigra viro supre, viro kun turbano dekstre, virino kun blanka kaptuko maldekstre kaj maljuna barbulo kun blanka kapvesto malsupre.

Dume kelkaj pli skrupulaj k precipe pli objektivaj esploroj malfirmigis ties rezultojn, sekvitaj kun evidenta partieco. Oni povis, ni menciu, konstati, ke la malsupero de l’alirasaj usonanoj en la psikologiaj eksperimentoj rezultis kelkfoje tute simple el la nesufiĉa scio de l’angla lingvo. Sed ĝi dependis ankaŭ de la sociaj influoj. Jam la profesoro Gart (Garth) ekkomprenis la gravon de tiuj ĉi faktoroj en la produkto-kvanto de l’personoj submetitaj al la mensaj provoj. Du aliaj usonaj psikologoj, Arlit (Arlitt) k Jang (Young), kiuj studis la negrajn, italajn k ĉinajn infanojn, fine konstatis, ke la diferencoj inter la junaj individuoj apartenantaj al sociaj medioj heterogenaj, estas multe pli gravaj ol oni konstatas inter la infanoj el diversaj nacioj.

Nu, tuj kiam oni elmontras la pli-influan rolon de l’sociaj faktoroj, la teorio pri malsuperaj rasoj renversiĝas. Por malkovri psikan malsuperon heredan „nekuraceblan“, necesis serĉi ĝin en la mensaj funkcioj, kies denaskeco ne ŝajnas pridubebla. Nu bone, en la fako, cetere sufiĉe limigita, de l’psiko-fiziologiaj procezoj elementaj, la solaj, kiuj ŝajnas respondi al tiu ĉi postulo, oni neniam povis trovi indicojn precizajn pri tia malsupero. La malnovaj laboroj entenas eĉ multnombrajn informojn pri la sentuma supero de l’„sovaĝuloj“. La pli novdataj atentaj esploradoj tendencas, kontraŭe, restarigi la psikofiziologian egalon de l’„blankuloj“ k de la neblankhaŭtaj popoloj.

Konsekvence, la intelektaj diferencoj heredaj, se ili ekzistas, estas certe malatentindaj. Rilate al la diferencoj, kiujn oni senpene konstatas en la superaj mensaj funkcioj, en la maniero pensi, en la sentara vivo, en la maniero, kiel oni sin turnas al la rimedoj de la

— paĝo 2 —

396 — SENNACIULO

memoro, pri tio oni devas serĉi la klarigon ne en la raso, sed en la historio, en la sociaj formoj.

Ni do ne povas paroli pri rasoj malsuperaj aŭ superaj, laŭ mensa vidpunkto, sed nur pri malsamaj civilizoj. Ĉi tiuj estas pli malpli progresintaj, pli malpli primitivaj; tio ne signifas, ke du kulturoj, kiuj diferencas, ĉiam devas esti rangigitaj. Cetere, inter la primitiva spiritostato k la civilizita spiritostato ne ekzistas vera malkontinuo. Ĝuste la malpravan malŝaton pri tiu ĉi fakto iuj psikologoj riproĉas al la tamen tiel fruktodona teorio de Levi-Bril (Lévy-Brühl). Efektive, ĉe la „primitivulo“, flanke de l’intelektaj manifestadoj, kiuj ŝokas nian kutimiĝon, trovas lokon praktikaj aŭ teknikaj aktivecoj, kiuj pruvas neneigeblan racian agmanieron. Aliparte, ĉe la civilizitoj, oni facile konstatas kelkajn „antaŭlogikajn“ agmanierojn. Estu permesate al mi citi kazon iom komikan, kiun mi povis mem observi. Antaŭ kelkaj monatoj mi ĉeestis publikan kunvenon de rusaj elmigrintoj. Kiel kutime mi estis profitinta el tio por studi la aŭskultantaron, unuigitan, eble, en la malamo al la sociaj k internaciistaj aspektoj de la revolucio, sed malgraŭ tio tre akre kontrastan. Ankaŭ la oratoroj ne ĉiuj estis interkonsentaj k kelkfoje polemikis vervege. Estis tie la „respublikan-demokrato“, kiu rekomendegis la starigon de reĝimo „popola k nacia“. Tie estis la ano de l’ carismo tradiciista, kiu deziris la restariĝon de l’„nacia, granda k nedividebla Rusio“. La „naci-komunisto“ aklamis la revolucion rilate ĝian econ „nacian“. La lastmoda monarkisto predikis la interpaciĝon de l’dinastio kun la sovetoj „sur la nacia kampo“. Kion ajn oni pensu pri tio, ĉi tiuj paroladoj strangegaj, laŭ vidpunkto rigore racia, respondis al sistemoj de sufiĉe diferencaj, iafoje logike neinterpacigeblaj ideoj. La vorto nacia, kiu revenis ĉiumomente, estis uzata en sufiĉe variaj sencoj. Tamen, post kiam ĝi estis elparolita, ĉiuj aplaŭdis kun entuziasmo. La objektiva senco de l’frazoj, kiu aperigis ilian diferencecon, ne estis konsiderata. Malgraŭ la kunteksto unu vorto sufiĉis por ekfunkciigi ĉiam la samajn afekciajn reagojn, por elvoki la samajn sentojn, kiuj forviŝis la logikan diferencon de l’paroladoj k de l’programoj k kiuj, se oni povas tiel diri, alproksimigis aŭ igis konsideri kiel identajn aferojn laŭ naturo tute diferencajn. . . Ĉu tio ne estas ekzemplo frapanta pri la spiritostato afekcia, „antaŭ-logika“ aŭ „primitiva“? Oni povus facile plimultigi tiujn ĉi ekzemplojn, kiuj estas multnombraj eĉ en la kuranta vivo.

Tiu ĉi persistado de l’primitivaj formoj en la spiritostato de l’„eŭropanoj“ ne devas elvoki vian miron. Oni konsentos sendube al Levi-Bril, ke la primitiva animo estas la reflekto de aparta socia medio. Tamen ekzistas certe kerno da vero en la teorio de Turmvald (Thurmwald), kiu konsideras la „sovaĝulon“ kiel estaĵon multe malpli sociigitan ol la reprezentantojn de l’tielnomataj superaj kulturoj. Konsekvence ĉe la „sovaĝulo“ la psikaj heredaj donitaĵoj efikas pli forte. Sed tiuj ĉi donitaĵoj estas parto ankaŭ de nia hereda havaĵo, k kvankam ĉe ni ili estas profunde rearanĝitaj — sed ne subpremitaj — per longa kolektiva spertado, de tempo al tempo la antikvopsikaj, praulaj elementoj revenas al la supraĵo de nia spirita vivo. Kaj ni povas konsenti, ke tie ankoraŭ inter la „primitivulo“ k la „civilizito“ ne ekzistas netransirebla baro.

Eŭgeno Ŝrajder.

[REKLAMO p.2] ! GEK-DOJ! Se vi bezonas esperantajn librojn, lernolibrojn ktp., turnu vin NUR por havigi ilin al la ■ ADMINISTRACIO DE SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O. 27.

Georgo Bernardo Ŝa (Shaw) pri Rusio.

(Fino. Vd. n-ojn 361, 362.)

Tie ĉi¹ la spekulaciisto estas la homo, kiun vi admiras. Vi sendas lin por reprezenti vin en la Parlamentejo, vi sendas lin al la Domo de Nobeloj. Antaŭ kelkaj jaroj spekulacio komenciĝis, k samkiel iom post la fino de l’ milito kelkaj erarigitaj homoj tie ĉi komencis kaŝe amasigi germanajn monbiletojn, tiel ankaŭ oni komencis kaŝe amasigi monon kontantan en Rusio, k la komercado estis preskaŭ paralizata pro la fakto, ke la mono malaperis. Oni tute facile pritraktis tion. Oni traserĉis proksimume mil homojn, kiujn oni havis kaŭzon por suspekti, k tiam oni mortpafis du el ili en ĉiu el la ĉefaj loĝantaraj centroj, k preskaŭ tuj en la sekvanta tago la mono reen ekfluis.

Memorante pri la raportoj, kiujn oni vidis, ke la intelektularo estas malpli bone prizorgata ol la proletaro, ke iliaj bezonoj estas atentataj nur post tiuj de la proletaro, mi interesiĝis renkonti verkistojn, kiuj aspektis pli prosperaj ol multaj, kiujn mi vidis tie ĉi, verkistojn, kiuj neniam eĉ provis pruntepreni monon de mi. Kaj mi diris al ili: „Sed vi estas la intelektularo.“ Ili respondis: „Ni ne estas la intelektularo, ni estas la intelekta proletaro.“

Kaj la kialo de tio, ke ni ne povas fari ion en tiu ĉi lando por la publiko, estas, ke ni havas parlamentan sistemon, kiu estas la fiero k la mirindaĵo de la kapitalista mondo, k kiu atingis tian gradon de grandega efiko, ke ĝi bezonas tridek jarojn por fari duonhoran taskon, kiom ajn urĝe necesan, ne gravas. En Rusio duonhora tasko devas esti plenumata dum duonhoro, nepre. Ne estas parlamento k nenia tia sensencaĵo. Estas instancoj, kiuj pridiskutas la estontan politikon, sed kiam tasko estas farota, ĝi estas farata ĉiam de diktatoro. Tio estas: iu devas fari ĝin laŭ propra respondeco. Se li eraras, li falas. Li scias, dum li havas la postenon, ke li devas liveri rezultojn, k se li ne tiel faros, li devos cedi sian lokon al iu, kiu kapablas. Neniu homo, fuŝinte taskon, povas diri: „Mi estas demokratece elektita, k nenio povas esti farata pri la afero.“ Estas nenia danĝero pri tio, ke Stalin elektos viron, kiu estas la plej aĝa filo de duko, aŭ ĉar li renkontis lin ĉe festeno la pasintan semajnon.

Tiu motivo estas for. Vi ne povas trovi ian alian motivon. Ili ne povas sin riĉigi, ili ne povas sin tenadi ĉe siaj postenoj krom per livero de rezultoj. Konsekvence estas nenia timo pri laŭklasa elekto, kiel ni tion havas tie ĉi. Kaj tio, kompreneble, estas kompleta renverso al nia sistemo. Tio, kion ni nomas demokratio, anstataŭ ol krei respondecsenton, absolute ĝin detruas, k la solaj personoj, kiuj ion faras, estas tiuj, kiuj havas la koruptan motivon sin riĉigi. Kaj kiam ni atingos socialismon tie ĉi, ni devos enkonduki tiun sistemon entute.

Mi volas diri vorton pri Lordino Astor. Ŝi diris, ke ili ne povas daŭri sen dio, k ke ili devos reveni al la religio. Estas nenia neceso, ke ili revenu al ĝi. Ili estas plenaj je ĝi. La Greka k Rusa Eklezioj estis senutilaj eklezioj. Homoj tie ĉi estas konsternitaj, kiam ili aŭdas, ke unu el la grandaj katedraloj estas ŝanĝita en kontraŭ-teologian muzeon, sed mi certigas vin, ke mi trapaŝis tiun muzeon, k mi volis, ke mi povu revoki Martinon Luter el la tombo. Aŭ grupon da kristanoj el Belfast. La tuta afero estas atako kontraŭ la pastreco. La pastroj prenis k prenis, k la popolo ricevis nenion rekompence.

Sed la ĉefaĵo estas, ke la tuta institucio estas necese religieca. Ĝi ne diras al la popolo: „Vi havos sufiĉon por manĝi k pli mallongan labortagon,“

¹ T. e. en Britio. — Red.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 397

sed la homoj, kiuj gvidas ĝin, estas plenaj je pure spirita impulso. Senreligia homo ĉiam priatentas sin mem, prizorgas sian propran stomakon, priatentas tion, ke li havu plezurigan domon, en kiu loĝadi, homo, kiu ne sentas, ke lia sorto estas kunligita al la sorto de la komunumo ĉirkaŭ si. Homo, kiu estas religia, estas homo, kiu estas tedata pri si k volas fari la mondon pli bona. Kiu antaŭen rigardas al estonto pli bona ol la pasinto. Laboras por io pli grava k granda ol li mem. Tio estas la esenco de la religio, labori por aferoj eksteraj al vi mem, k ĝi ne estas sinofero. Vi vivas multe pli abunde pro ĝi.

Kio koncernas la Trian Internacion, mi sugestis, ke devas esti definitiva konflikto inter la Eklezio k la Ŝtato, en kiu la Ŝtato devas havi la venkon, k mi sugestis, ke la Tria Internacio eble ankoraŭ venus al serioza konflikto kun la Sovetia sistemo. Kaj mi kredas, ke mi rimarkis mienon sur la vizaĝoj de la homoj, kiujn mi alparolis, kiu pensigis, ke jam tia afero iom okazis, ke eble venus ia kondiĉaro, en kiu la Sovetia Ŝtato fariĝus la superegaĵo k la Tria Internacio devus okupi la duan lokon.

Trad. laŭ „La Nova Gvidanto“ (The New Leader) 2978.

[REKLAMO p.3] FAVORA OKAZO! La kolekto da n-oj de „La Nova Epoko“, kiuj entenas la HISTORION DE LA LABORISTA ESPERANTA MOVADO antaŭ la Mondmilito verkitan de K-do G. P. de Bruin, (n-oj 4-9), estas ankoraŭ komplete havebla. Interesiĝantoj povas ricevi la tuton por la escepta prezo de nur 1 mk. germ. ĉe Administrejo de SAT, Kolmstraße 1, Leipzig O. 27.

LA FONTO DE SENLABORECO

(Fino. Vd. n-ojn 357/362.)

Tamen, ĉu la ter-monopolo estas la sola kaŭzo de senlaboreco, precipe de l’nuna ega senlaboreco? Ne! Ekzistas ankaŭ aliaj kaŭzoj. Sed, tion ni devas ĉiam memori: La decidiga kaŭzo estas la ter-monopolo.

Ne ekzistas nur granda propraĵo de l’tero mem, sed same ekzistas ankaŭ granda propraĵo de valoroj, kiujn ĝi enhavas: fero, karbo, kupro k aliaj metaloj, kalio, uzeblaj akvaroj ktp. Esence, tio estas la sama monopolo, kia tiu super la tero; ĝi estas eĉ pli profitodona. Ankaŭ pri tio ni postulu:

Forigo de l’monopolo super valoroj de l’tero!

Speciala kaŭzo de l’nuna senlaboreco en Eŭropo estas la industriigo de l’kolonioj k ĝis nun importintaj landoj. Rusio malaperis kiel aĉetanto por industriaj varoj k baldaŭ ĝi disponos mem pri evoluinta industrio. Usono evoluis dum la mondmilito al eksportanta ŝtato; nun ĝi batalas akre pri merkatoj por siaj varoj, precipe kontraŭ Britio en Suda Ameriko k en Kanado. En Azio disvolviĝis ankaŭ ampleksa industrio, precipe teks-industrio; preskaŭ oni povas diri, ke la hinda, ĉina k japana kulio estas farinta sensalajra la teks-laboriston de Lenkeŝer (Lancashire).

„Sen la pligrandigo de l’entreprenoj en la transmaraj teritorioj, precipe en Ameriko (k tie ne nur en Usono), en Japanio, Ĉinio, Hindio, la eŭropaj teks-industrioj havus ankoraŭ nun sufiĉe da laboro, eĉ se oni malatentas la rusan merkaton.“ Tion diris la germana teks-industriisto Miler-Erlinghaŭs. Li konkludas el tiu troproduktado ankaŭ la krizon de l’merkato por krudmaterialoj. Sed, ni ja scias, ke ne ekzistas tro granda produktado, sed nur tro malgranda konsumado. La eŭropaj k usonaj laboristoj ne havas laboron k devas malsati, la aziaj kulioj malsatas eĉ, kiam ili havas laboron. Tial! Ĉu la laboristoj batalu unu kontraŭ la alia pro sia kvoto de l’malsatado? Ne, ili sin interligu, por kune batali kontraŭ siaj subpremantoj!

Kiel kaŭzo de l’nuna krizo estas citata plej ofte la tielnomata „raciigo“. Esence, tio ne estas ĝusta.

Raciigo jam ĉiam ekzistis, t. e. plibonigo de l’metodoj por produktado, de l’maŝinoj, plimultigo de l’produktoj. Plej ofte samtempe estis pligrandigitaj ankaŭ la produktejoj. Per tio jam antaŭe ekestis krizoj. Sed tiuj krizoj estis forigitaj ĝenerale post mallonga tempo k tiam la produktado estis daŭrigita sur pligrandigita k pli fruktodona bazo. Tio estas komprenebla: Ĝenerale, la raciigo, la plibonigo de l’labor-metodoj, kaŭzas, ke la unuopa varo estas produktata pli malmultekoste. Kompreneble, la produktanto provas unue vendi la varon je la ĝisnuna prezo. Sed, en la kapitalista ordo la kapablo konsumi ne pligrandiĝas en sama grado kiel la kapablo produkti, precipe ĉe samtempa pligrandigo de l’produktejoj. Tial la provizaĵoj da varoj grandiĝas pli k pli; necesas limigi la produktadon, ekestas krizo pro „troproduktado“. La kapitalisto devas malgrandigi la provizaĵon de varoj. Tion li povas nur malaltigante la prezon. La pli malmultekostan varon povas aĉeti pli multaj homoj k tiel okazas iom post iom ekvilibro inter konsumkapablo k pligrandigita produktado.

Tiel ĝis nun, skeme skizite, okazis la irado de l’krizoj. Sed nun la krizo ŝajnas preskaŭ daŭra fakto de l’ekonomia vivo. Tamen la granda raciigo de l’pasintaj jaroj ne estas la vera kaŭzo de l’nuna longdaŭra krizo. Ni vidis, ke la iamaj krizoj estis solvitaj per malpialtigo de l’prezoj. Tia solvo hodiaŭ ne estas ebla. Ĉar artefaritaj monopoloj, prezmonopoloj, malhelpas tion. Tio estas monopoloj, kiujn kreis unuopaj kapitalistoj aŭ grupoj da kapitalistoj per sia financa potenco, aŭ kiujn kaŭzis ŝtataj limimpostoj k aliaj ŝtataj rimedoj por ekonomio. Ilia esenco estas, ke la produktantoj povas dikti la prezojn de siaj produktoj, pli multekostajn prezojn ol ĉe senlimigita konkurenco.

Kelkaj grandaj kapitalistoj faris pli malpli dependaj de sia volo tutajn branĉojn k diktas nun la prezojn, kiujn devas pagi la aĉetanto. Sammaniere grupoj el produktantoj sin interligis por malebligi konkurencon k atingi pli altajn prezojn. Sed tiuj trustoj, karteloj k privataj konsentoj ne baziĝas firme sen ŝtata protekto. Ŝtataj rimedoj certigas la potencon de l’produktantoj kontraŭ la konsumantoj. La formoj de l’privataj k ŝtataj rimedoj estas tiom diversaj k tiom multspecaj, ke ne estas ebla, priskribi ilin detale.

Konata estas la monopolo de kelkaj grandaj kapitalistoj por petrolo, varo, kiu destinas la sorton de l’mondo pli forte ol ĉiuj paroladoj de l’politikistoj por la paco. Ekzistas ja eksterulo, Sovetio, kiu kaŭzis malaltigon de l’prezoj. Ankaŭ por aliaj fakoj ekzistas trustoj: la trusto por alumetoj, la trustoj de l’elektro-industrio, de l’ĥemio k.a. En ĉiuj ŝtatoj ni povas vidi tiajn monopolojn. Mi volas citi nur kelkajn el Germanio:

Mi jam menciis, ke parto de l’posedantoj de grandaj bienoj bankrotus pro ekonomiaj kaŭzoj sen la protekto per limimpostoj. Greno kostas en Germanio preskaŭ la trioblon de l’prezo sur la mond-merkato. Same la sukero; per enketo oni konstatis, ke la germana suker-industrio estas k estos ne kapabla konkurenci kontraŭ la kolonian produktadon; tamen ĝi vivas k donas profiton pro limimpostoj k aliaj ŝtataj rimedoj; la kostojn pagas la konsumanto. La germanaj muelejoj devas konsumi laŭ leĝa devigo enlandan grenon en difinita proporcio. La fero estas pli kara ol en eksterlando pro impostoj. La karb-minejoj estas kartelitaj per ŝtata devigo; krome ili estas

— paĝo 4 —

398 — SENNACIULO

protektataj per doganoj k limigo de l’importo. Pro tiuj tro multekostaj materialoj estas plikostigata la produktado de l’aliaj varoj. Krome tiuj estas plikostigataj same per lim-impostoj. Per novaj lim-impostoj estas donacataj al la germanaj produktantoj de benzino 25 milionoj da mk.g. jare. Simila estas la afero ĉe papero, vitro, artefarita silko, ĥemiaĵoj k preskaŭ ĉiuj varoj. Kaj en aliaj ŝtatoj ni vidas la samon. Pro la reganta sistemo de karteloj „la benaĵoj de l’teknika progreso ne efikis pligrandigon de l’produktado k de l’eblo labori, sed servis nur por akiri monopolajn profitojn“ konstatis germana ekonomiisto. Tiuj profitoj estas malŝparitaj por persona lukso k por novaj produktejoj, kiuj nun ne povas produkti pro manko de aĉetantoj; ĉar la granda plimulto de tiuj ja ne povas aĉeti sufiĉe pro la monopolaj prezoj k la aliaj kapitalistaj monopoloj.

La konkludo estas simpla: Por forigi la ekonomian krizon ni devas forigi la prez-monopolojn.

Forigo de l’prez-monopoloj

estas jam tasko por la nuna batalo de l’sindikatoj k laboristaj partioj. Malplialtigo k forigo de lim-impostoj, forigo de ŝtataj subvencioj k leĝaj rimedoj por protekto de nekapablaj entreprenistoj, tio estas postuloj realigeblaj parte jam sub la kapitalisma sistemo.

LITERATURO: germanlingva: „Francio, ekonomiaj kajeroj de l’‚Frankfurta Gazeto’.“ „Novaj kajeroj por la socialismo“ n-o 7, 1930. Potsdam. Komparu: „ISK“ n-o 12, decembro 1926; n-o 10, oktobro 1929; n-o 5, majo 1930.

Ni do ekkonis: La fundamenta kaŭzo de l’senlaboreco estas la ter-monopolo inkluzive la monopolo super la valoroj de l’tero. Sur ili baziĝas la monopoloj de l’industriaj produktiloj k la financa monopolo. Kiel plian kaŭzon de l’nuna senlaboreco ni ekkonis la prezmonopolojn, kiuj baziĝas ankaŭ sur la ter-monopolo.

Kontraŭ tiuj monopoloj sin turnu la batalo de l’laboristaro por ĝia ekonomia liberiĝo. Por tia batalo agitas sisteme ĝis nun nur la ankoraŭ malgranda partio „Internacio de socialista kunbatalo“ (ISK). La sindikatoj same kiel la grandaj partioj laboristaj batalas kontraŭ la senlaboreco ne havante difinitan celon; pro tio ili scias ĝis nun nur solvojn diktitajn de embaraso aŭ solvojn, kiuj ne povas forigi la senlaborecon definitive.

Unuavide ŝajnas ja stulte atendi la forigon de l’„industria“ rezervarmeo esence per agrarpolitika rimedo. Sed ni ja vidis, ke la rezerv-armeo nur laŭŝajne estas „industria“, efektive ĝi estas kampara. Pro tio ni ekkonis, ke nur agrarpolitika rimedo povos forigi la veran kaŭzon de l’senlaboreco. Tiu agrarpolitika rimedo estas ankaŭ la kondiĉo por firma ligo inter laboristoj k kamparanoj, ligo, kiun malhelpis ĝis nun la programoj de l’laboristaj partioj. Sed nur per ligo inter laboristoj k kamparanoj estas ebla sukcesa revolucio. En Rusio, Lenin kreis tian ligon prokrastante siajn kolektivajn postulojn. Nia ekkono ebligas al ni fari ligon kun la subpremataj kamparanoj el ĉiuj landoj sen iaj kondiĉoj. Ĉar la revolucia batalo ne estas nur batalo de unuopa popolo. Ni ja vidis, ke ĝi necesas, ke ĝi furiozas ĉie en la mondo, en Eŭropo kiel en Azio, en Afriko kiel en Ameriko. Estas batalo de l’subprematoj ĉiulandaj kontraŭ iliaj subpremantoj, batalo, kiun ni faru ne influataj de naciaj antaŭjuĝoj por pli bona estonto de l’laboristaro k de l’tuta homaro.

Vetig (16900), Gelnhaŭsen (Germ.).

[REKLAMO p.4] Du facilajn teatraĵojn (La Lignovermo, La Versaja Kaptito), parolĥorojn k versojn speciale taŭgajn por deklamo vi trovas en 64-paĝa libro NIA TEATRO. Eldono de SAT. Prezo 0.60 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O. 27.

La klasbatalo tra la mondo

La evoluo de l’fervojistaj sindikatoj en Hispanio.

La starigo de l’respubliko alportis al la Fervojista sindikato hispania pli grandan agliberon, el kiu ĝi nuntempe profitas por kolekti la fruktojn de multjaraj klopodoj. La kongreso de Salamanko submetis al la registaro ok depostulojn, el kiuj kvin nuntempe estas plenumitaj, nome: la enkonduko de l’okhora labortago, la retiro de l’ militpersonoj el la fervoja servo, la redungo de l’aktivuloj, kiuj estis maldungitaj pro strikagoj, la pliigo de l’ nombro da reprezentantoj el la dungitaro en la Supera Fervoja Konsilantaro k la nov-organizado de l’„egalpartaj komisionoj“. Tiuj sukcesoj sekvigis la kreskon de l’sindikatanaro de 22 000 (en januaro 1930) al pli ol 40 000 nuntempe. En la jaro 1924 la sindikato pagis kotizojn por apenaŭ 660 anoj al la I.T.F. (Intern. Transportlab. Federacio). P. P.

Usona Taglibro.

Aŭg. 1931. — Multe kontrastas la aferoj nun ĉi tie kompare al la j. 1928, kiam mi komencis verki taglibron. Tiam la kapitalistoj plenkonfide fanfaronis pri „senkriza kapitalismo“; nun Usono frontas malesperigan vintron. Tiam altaj salajroj por kvalifikitaj metiistoj; nun reduktoj, unu post la alia, malpliigis la salajrojn. Grandskala senlaboreco k laboristoj, kiuj devas almozpeti en la stratoj. Farmistoj, kiuj devas vendi grenon je subnormala prezo (25 cendoj por buŝelo¹). La teksa k karbmina industrioj, neniam partoprenintaj la „prosperon“, speciale suferis k strikoj okazis. Spite heroa batalado la strikintoj estis venkitaj, ĉar la policanoj k la armitaj gardistoj de l’kapitalistoj eljetis ilin el iliaj hejmoj, enkarcerigis k pafmortigis. (Samtempe Huver savis Eŭropon per moratorio², ĉar la usona bankistaro timis la rezulton de malsato en Germanio!)

Ankoraŭ Muni k Bilings putras en malliberejo en Kalifornio spite la reviviĝo de protestoj. En suda ŝtato de Alabama 7 negraj junuloj kuŝas sub la ombro de elektromortigo, ĉar laŭ falsa akuzo ili atakis du blankajn knabinojn.

Plensignife, elmigrado nun pli granda estas ol enmigrado. En diversaj strikoj la „oficiala fako“ forŝipigis ĉiun strikanton, kiu ne fariĝis usona civitano. La Amerika Federacio de Laboro vane protestis kontraŭ la salajro-malpliigo, sed plejparte diskutas pri la bataloj inter la diversaj metiaj sindikatoj. Ĝi ankoraŭ kontraŭstaras ŝtatan asekuron kontraŭ la senlaboreco. Bedaŭrinde mankas unueco k rapida kresko inter la pli radikalaj partioj.

Speciale en Nov-Jorko malkovriĝis multaj skandaloj pri la fabrikado de krimoj (policano ekz. kondukas virinon al domo k poste postulas monon de la virino k la dommastrino, kiuj donas ĝin por eviti proceson pro bordelo). Oni povas aĉeti la verdikton en la juĝejo. Ŝajne en la plej oportuna k riĉa lando en la mondo, la kapitalismo bankrotas. 488 (Brukŭud).

¹ Buŝelo = 36,5 litroj. ² Pagprokrasto.

Makdonald ne havas tempon por la socialismo.

Dum julio okazis en Vieno kongreso de la Socialista Internacio, k la soc. dem. gazetaro antaŭe multon skribis, ke jam en 1914 estus okazinta kongreso en tiu ĉi urbo, sed la militdeklaro malebligis tion. Anstataŭ kune al la kongreso, la delegitoj kiel „malamikoj“ iris en la tranĉeojn. La gazetaro skribis, ke depost tiam la mondo aliiĝis k nun venos la socialistoj el diversaj landoj, kie ili kelkloke eĉ akiris postenojn, kiel tiujn de ministroj, altrangaj ŝtatoficistoj ktp.

Oni ankaŭ anoncis la partoprenon de la angla ministroprezidanto Makdonald. La kongreso komenciĝis k daŭr-

— paĝo 5 —

SENNACIULO 399

is unu semajnon — Makdonald ne venis. Li tiutempe vojaĝis tra tuta Eŭropo k konferencis kun registaroj por fliki la de pereo minacatan kapitalisman sistemon. Dum la kongreso li eĉ estis sufiĉe proksima, en Berlino, sed vane oni atendis lin. Li eĉ ne sendis salutojn, — li havis aliajn zorgojn. Estas ja pli grave, serĉi rimedojn por eviti komplikaĵojn en la nuna sociordo… En 1914 almenaŭ militeksplodo malhelpis la delegitojn, viziti la socialistan kongreson. 17 jarojn poste Makdonald estas jam malhelpata de la krizo de l’kapitalismo. Vienano.

Ĝojiga fakto de solidaro.

En la unua aŭgust-semajno vizitis Nederlandon 40 anglaj kontraŭmilitistoj. Ili estis akceptataj de la estraroj de diversaj kontraŭmilitistaj unuiĝoj en Nederlando. La grupo konsistis grandparte el laboristoj k estis gvidata de l’sekretario Vil Rom (Wil Rome) k parlamentano Vilfredo Ŭelok (Wilfred Wellock). Ne estis ilia nura celo ĝui feriojn; samtempe ili volis evidentigi sian simpation por k sian kunvivadon kun la nederlandaj militservo-rifuzantoj. La 3-an de aŭg. ili vizitis la specialan pundomon k havis interparolon kun ties direktoro. Kvankam la grupo jam kunportis 120 guldenojn (ĉ. 45 dolaroj) por subteno al la malliberigitoj, ili decidis ankoraŭ, sub la impreso de la malliberejo, kolekti sumon por helpi la rifuzantojn. La rezulto estis, ke en adiaŭa vespero ankoraŭ 170 guldenoj estis donataj. Certe belega pruvo de solidaro! K-do Ŭelok prezentis dokumenton al la nederlandaj militservo-rifuzantoj, kiu estas subskribita de diversaj anglaj parlamentanoj k a. eminentaj personoj k kiu tekstas jene: „Ni sendas saluton al ĉiuj per malliberigo punitaj militservo-rifuzantoj en Nederlando, certigante al ili, ke ilia faro estas seninterrompa fonto de ĝojigo k kuraĝigo por la batalantoj por internacia paco en Granda Britio.“ Ĉi tiu dokumento estas pruvo, ke la pensmaniero pri militserva rifuzado pli k pli penetras en la socian vivon. Bout (15 396).

Senlaborulaj manifestacioj en Italio.

La ekonomia krizo plue furiozadas, precipe en Suda Italio. La prezo por brutaro falis tre malalten. La bovoj, kiuj estis vendataj antaŭ du jaroj por 2000 k 2500 liroj, hodiaŭ estas ofertataj por 800 liroj. Porkidoj, kiuj valoris antaŭ 6 monatoj 30 lirojn, estas vendataj hodiaŭ por 5 liroj. Dume la prezo ĉe la etkomercistoj k en la foiroj restas la sama. Multaj terkulturaj etposedantoj estas devigataj vendi sian brutaron por pagi la impostojn.

En Aleksandrio la senlaboruloj manifestaciis kriante: „For la faŝismon!“ Ili deklaris, ke ili deziris esti arestataj por povi manĝi la malliberejan supon. La virinoj manifestaciis antaŭ la prefektejo, postulante senlaborulan subvencion. Policanaro dispelis ilin. La policaj persekutoj plinombriĝas sekve de la danĝera situacio. Sekretaj propagandfolioj estas timegataj. Laŭ „Italia“.

Malbona situacio de la ŝipistoj en la internacia Rejna navigado.

La situacio de la ŝipistoj en la internacia Rejna navigado ĉiam pli malboniĝas. La germanaj entreprenistoj malaltigis dufoje la salajrojn je sume 15—17%; la francaj firmoj ankaŭ malaltigis la salajrojn je 12—15%; en Belgio ne ekzistas kolektivkontrakto k ankaŭ tie estis la salajroj dufoje malaltigataj je sume 16%; la entreprenistoj en la svisa Rejna navigado postulis malaltigon de la salajroj je 30% k dank’ al 48-hora striko de la personaro la salajroj estis malaltigataj „nur“ je 9—10%; k en Holando klopodas la entreprenistoj same malaltigi la salajrojn. Oni vidas, kiel unuanimaj estas la diversnaciaj kapitalistoj, se temas kontraŭagi la interesojn de l’laboristaro. Laŭ ITF-Gazetservo (n-o 8).

Ĉiu konscia SAT-ano portas la sennaciecan insignon, ne la nacian. Oni ja ne lernas esperanton por interrilati kun samlandanoj. Mendu la SAT-insignon ĉe la Administracio en Leipzig O 27.

DISKUTEJO:

Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn?

Mi treege miris, ke troviĝas revoluciuloj, kiuj ne jam liberiĝis el la religiaj miasmoj. Mi aludas al la artikolo „Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn?“ aperinta en „S-ulo“ n-o 349. Male, mi devas esti tre dankema al la aŭtoro de l’artikolo pri la onanado, antaŭ nelonge aperinta en „S-ulo“, kiu celtrafe tuŝis gravegan problemon de la hodiaŭa mondo. Mi eĉ kuraĝas diri, ke unu el la plej fortaj sklavigiloj posedataj de la kapitalista klaso estas tiu rilatanta al la seksa problemo. Homoj, kiuj sentas sin posedataj de malbonaj k kriminalaj instinktoj, ne povas esti tiel revoluciaj kiel tiuj, kiuj konscias, ke la normala seksa rilato estas bela afero de la naturo, aŭ pli bone, de la plej alta civilizo, ĉar nur nun komencas la mondo forskui de si la religian sintenon al la seksa rilato k instinkto. La plej aŭtoritataj scienculoj nun asertas, ke la seksa problemo ne povas esti traktata de la morala aŭ religia vidpunkto, sed nur de scienca aŭ objektiva, klinika starpunkto.

Al la religiuloj k eklezioj devas esti ŝuldataj la teruraj seksaj (veneraj) malsanoj k la prostituo; ĉar ili per sia konduto detenis k detenas la plej multajn popolojn de la scienca scio pri seksaj aferoj k seksaj malsanoj. Pro tio miloj da homoj premegitaj en nescion trovis sin neeviteble infektitaj de la teruraj veneraj malsanoj. Pro la

Pri la drako-festotago en Ĉinio.

Je la 4-a tago de la 5-a lunmonato laŭ la ĉina malnova kalendaro okazas la Drako-festotago. Grava ĝi estas, egala al mez-aŭtuno: la 16-a tago de la 8-a lunmonato. Ĉis nun ĝi ankoraŭ forte influas la popolon, malgraŭ ke la registaro intencas nuligi la lunkalendaron. Ĝi estas unu el la tri t.n. „financtagoj“ de la jaro; la aliaj estas mez-aŭtuno k jarfino. La bonfamaj firmoj k personoj ĉiam likvidas en tiu tempo siajn ŝuldojn, aliel oni ilin rigardos kiel plej malfidindajn. Plej multaj en tiu festotago ĉesas labori k festas. Ĉiuj laborejoj k firmoj manĝigas siajn dungitojn per plej delikataj manĝaĵoj, k ankaŭ drinkigas ilin.

Kiel dum la Novjara tago, la homoj intergratulas sin per poŝtkarto aŭ nur buŝe, ili ricevas k dissendas donacojn, donas trinkmonan rekompencon al siaj geservistoj, vizitas la familiojn parencajn k siajn amikojn, k ankaŭ ne forgesas la teatron k kinejon. Feliĉaj estas la knaboj, nove vestitaj, kiuj ricevas dolĉaĵojn de siaj gepatroj. Kaj oni rigore malpermesas eldiri ion nedecan k malfeliĉigan.

Specialan frandaĵon oni preparas, nomatan „Ĉunc“, — estas rizo pakita per bambua folio, tre ŝatata manĝaĵo. Krome la homoj trinkas alkoholaĵon miksitan kun medicina pulvoro.

La plej pompa okazaĵo estas drakboata konkurado; boatoj kun drakaj kapoj k vostoj, belege ornamitaj, konkuras unu la alian sur la akvo. Ĉiam amasiĝas miloj da homoj, kiam tiu spektaklo okazas. Sed nun tia pompaĵo malofte estas farata, ĉar la registaro ne donas permeson por tiu aranĝo. Pri tiu memorinda festotago ankaŭ ne mankas legendoj, unu el kiuj estas „Blanka serpentulino“, bela romano, tre populara. Dum tiu ĉi tago ĉiuj teatroj prezentas ĉi-rilatan dramon, k neniam estas ĝenataj la spektakloj.

Kvankam tiu ĉi festotago konservis gravan signifon por la plenaĝuloj, la juna generacio jam delonge sentas plenan indiferenton al ĝi. La junuloj havas siajn proprajn festotagojn, kiel ekzemple la Unuan de Majo, 30-an de majo (en 1925 la anglaj imperiistoj buĉis ĉinajn studentojn k laboristojn per maŝinpafiloj en Ŝanĥajo en tiu tago) k „duobla deko“-n (deka de oktobro, la fondotago de l’Ĉina respubliko).

F. B. (en „Nia Espero“ de Hanko [Ĉinio] julio 1931).

— paĝo 6 —

400 SENNACIULO

moralo k la religio la reformemuloj kaŝis la veron k mensogis terure.

Nu, la modernuloj trovas, ke la plej bona afero estas — feliĉo, k mi kuraĝas diri, ke feliĉo plejparte baziĝas sur plezuro. Ne estas plezuro la kaŭzo de la malbono aŭ la malsano, sed nur ĝia misuzo k erar-uzo. La samo rilatas al la seksa plezuro; nur la nescio pri ĝi kaŭzas tiom da domaĝo. Ni havu la kuraĝon ĵeti lumon sur ĉi tiun demandon. 8207 (Denver, Kolorado).

*

Ankoraŭ unu el la sama peka regiono kuraĝas diri kelkion. Kio decas? Laŭ mi tio, ke oni pritraktu en nia gazeto ĉion per senkaŝa maniero, kiel decas inter sinceraj Gek-doj, k oni ne taksu sin pli supera ol iuj K-doj nenormaluloj. Kaŝado de plej naturaj homkorpaj funkcioj kondukas al hipokrito, sekve de kio oni emas identigi ilin kun plej porkaĉaj aferoj. Certe ĉiu el ni konsentas, ke oni danĝerulojn izolu, sed se eble du samseksuloj sin amas, neniu havas la rajton ekscitiĝi. Do entute, reakcia spirito estu for el nia gazeto. Knaŭft (17 264) — 24-jara.

*

La paĝoj de „S-ulo“ longtempe polemike raportis pri deco k maldeco laŭ la koncepto de diversaj Gek-doj k mi simple demandus al la plejaj gedeculoj, kiom el ili konsentus, ke ĉiuj iliaj privataj scenoj estu filme prezentataj al la publiko. Certe ĉiuj rifuzus k tio sufiĉas por pruvi, ke ne ekzistas decaj nek maldecaj homoj sur nia planedo. Mi estas konvinkita, ke ĉiuj praktikas la maldecon laŭ bezono, neceso, gusto, kaprico aŭ kutimo. La diferenco konsistas nur en la sistemo, laŭ kiu oni ĝin praktikas. Se kelkfoje en la sama sistemo troviĝas ankaŭ diferenco, tio dependas simple de aplikataj dozoj. Unuj preferas pioniri, aliaj nur kopii post trafingraj rigardoj, k entute pure decaj homoj tute ne ekzistas por mi. Oni nomas decaj la konatajn agojn, kiuj konformiĝas kun la aktuala oficiala moralo, k maldecaj la nekonatajn; tial la rutinemaj homoj kritikas la duan kategorion ĝis ĝia oficialigo, sed rezervas por si la rajton ĝin praktiki private.

Sekve la gedeculoj agus multe pli dece, se ili ankaŭ rezervus por si k por ĉiuj la rajton al respekto. Per insultoj oni nur detruas, sed per konsultoj oni ĉiam konstruas. Do, ni konstruu novan moralon komparante niajn opiniojn reciproke k senofende, ĉar se eblus esplori la intimajn detalojn de la ofendantoj, oni multe pli ofendiĝus. La hipokrita vualo estas tiom delikata, ke nur rigardo de blindulo sufiĉas por ĝin deŝiri. Tial mi konsilas, ke oni ne tro fanfaronu pri sia „deco“. Soares.

S A T – a n o j ! En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron

Al R. Kiles (13661) en „S-ulo“ n-o 359.

Vi pensas, ke nur burĝino estas kapabla je amdisiĝo pro klasdiferencoj. Ne, tio sama okazas, plejparte, kun proletidino. Ŝi nepre preferas riĉulonburĝon. Nur post fiasko ŝi pripensas k ne ĉiam pro amo kontentiĝas per viro-laboristo. Difino: Virino kiel estonta patrino ĉiam emas al riĉo, k tio estas tute natura, kvazaŭ pli forta zorgo pri estonta generacio. Se al virino trafas du egalriĉaj viroj, ŝi preferas tiuokaze la elekton laŭ pli plaĉaj ecoj. Kio estas amo? Amo estas emo al la estonta generacio. Kio estas amprefero? Amprefero estas koincido de naturaj ecoj, ĉar geviroj ĉiam ŝatas vidi ĉe sia kunulo tiujn ecojn, kiujn ili mem ne havas. Tio estas natura elekto.

Solvo: Do, se vi, K-do, estus aŭ fariĝus preskaŭ egalriĉa kiel via amatino k klera en sama kulturo, k la natura elekto estus bonŝanca, vi havigus ŝin al vi. Latviano.

AJNŜTAJN (EINSTEIN) PRI LA PROBLEMO DE L’PACO

La mondkonata prof. Ajnŝtajn, kiu estis la honora prezidanto de la IIIa SAT-Kongreso en Kasel (1923), eldiris la ĉi-suban paroladon ĉe la kongreso de l’Societo pri historio en Nov-Jorko. La samajn pensojn ni trovas en letero, kiun sendis A l b . A j n ŝ t a j n al la Konferenco de la Internacio de Militrezistantoj, kiu okazis en Ljono (Lyon) de 1-a ĝis 4-a de aŭgusto 1931. En tiu letero li alvokas ĉiujn gevirojn, eminentajn k neeminentajn, deklari antaŭ ol kunvenos la tutmonda malarmada konferenco en Ĝenevo (februaro), ke ili rifuzos doni ian helpon al milito aŭ militpreparo en la estonto. „Ili diru tion skribe al sia registaro — skribas Ajnŝtajn — “ k enregistru tian decidon per skribo al mi dirante, ke ili tion faris. Mi atendas ricevi milojn da respondoj al ĉi tiu alvoko. Ili devas esti adresitaj al mi ĉe Ĉefoficejo de „War Resisters’ International“, 11, Abbay Road, Enfield, Middlesex (Angl.). Donacojn por la „Einsteina Kaso de Internacio de Kontraŭmilitistoj“ oni sendu al sama adreso.“

[BILDO p.6 | 51,41,80,60] Ksilografiaĵo: skeleto en soldata ĉapo kaj uniformo kaptas virinon kun infano en la brakoj; ĉe iliaj piedoj kuŝas aliaj skeletoj kaj kranioj. Subskribo: „Kanonnutraĵo.“

Estas afliktege, ke ĉiuj, kiuj principe deklaras sin por pacismo, kiam ili kunvenas, restas ĉiam ekskluzive inter si. Ili estas tiel enfermitaj same kiel ŝafoj en gardejo, dum la lupoj spioniras ĉirkaŭ ili. La blekado de tiuj ĉi ŝafoj pacistaj aŭdiĝas nur inter ili; neniu ekster la grego ilin aŭdas. Tiel ilia voko restas komplete senefika. Tia estas la malĝojiga fatalo, kiu malutilas al ĉiu pacista movado.

La pacistoj devus manifesti sian ĉeeston en efektiva k aktiva maniero. La agado estas nepre necesa. La vortoj solaj ne progresigos la demandon. La pacistoj devas komenci senprokraste intensan agadon.

En nia nuna organizo, regata de l’ militservo, ĉiuj homoj estas devigataj fari krimojn, — la krimon de l’mortigo, — servante sian landon.

Ĉiuj pacistoj devas havi unu celon: konvinki la popolojn, ke la milito estas la plejo de l’malmoraleco, k liberigi la mondon de tiu ĉi senhonta sklaveco, kia estas la militservo.

Mi volus sugesti du vojojn por atingi tiun ĉi celon. La unua estas jam sekvita: estas la nefleksebla rezisto al la milito, estas la rifuzo de l’militservo en ajna cirkonstanco. En la landoj, kie regas la deviga servo, la veraj pacistoj devas rifuzi la militservon. En multaj landoj, multnombraj individuoj rifuzis k rifuzas militservi en pactempo. Kaj deklarante tiel, ke ili militos neniaokaze, en milita tempo, ili ne hezitas doni la grandegan oferon de sia persona intereso.

En la landoj, kie la deviga servo ne ekzistas, la veraj pacistoj devas deklari publike, jam en paca tempo, ke en nenia cirkonstanco ili portos armilojn. Tiel ili povas manifesti sian reziston al la milito.

Se kelkiuj inter vi dubas, ke tiuj ĉi manifestantoj de l’rezistado povas alveni al efika rezulto, lasu min diri al vi, ke, se 2% sole el la tuta nombro da mobilizeblaj homoj en iu lando sin deklarus rifuzantoj, la registaroj restus nepovaj k ne eblus enkarcerigi tian amason da individuoj.

Ekzistas alia agrimedo por la militrifuzantoj. Estas malpli eksterleĝa rimedo, kiun mi volas al vi proponi.

La pacistoj devus krei sufiĉe potencan opini-movadon, por rezultigi la starigon de nova internacia leĝaro, entenanta la rajton rifuzi la milit-

— paĝo 7 —

SENNACIULO 401

servon en pactempo. Tiu ĉi leĝo estos kompletigata per artikolo deviganta ĉiun individuon, kiu rifuzas la militservon, al plenumo de metio aŭ laboro tre malfacila k eĉ danĝera, anstataŭanta la militservon. Tiel la militrifuzantoj pruvos, ke ili ne agas pro egoismo sed nur por esti konsekvencaj kun sia propra kredo, por elmontri, ke la internaciaj konfliktoj povas esti reguligataj per aliaj rimedoj ol per bataloj. Se la „militrifuzantoj“ devigas sin al penigaj k riskaj laboroj je favoro de sia patrio aŭ pli ĝenerale de l’homaro anstataŭ plenumi sian militservon, ili ne plu povos esti akuzataj pri malkuraĝo, nek pri egoismo.

Mi pensas, ke la Ligo de Nacioj povos esti instigata starigi tiun ĉi internacian leĝaron, rilatan al la militserva rifuzo en pactempo.

La pacistoj ĉiulandaj devos organiziĝi por kolekti la sumojn necesajn por helpi, k helpi materie, al la militservo-rifuzantoj.

Mi pledas por internacia organizo de „militrifuzantoj“, por komuna internacia monfondo destinita ilin subteni.

Mi esperas, ke vi bonvolos konsideri tiun ĉi ideon sen antaŭjuĝo, ĝin diskutadi en viaj estontaj kunvenoj k kontribui k labori por praktike realigi ĝin. Se la iniciatoj de l’pacistoj estus sufiĉe multaj, se la „militrifuzantoj“ agus kun kuraĝo k konfido al sia afero, ili ne povus fine ne esti komprenataj k, de la momento, kiam ili estus komprenataj, ilia penado fariĝus efika.

Ekster la rimedoj, kiujn mi ĵus konsideras, ili povos nur vane perdi sian tempon k perei senutile. Se ili ne agas, sekvante la vojojn, kiujn mi al vi sugestas, ili restos simple ŝafoj, ŝafblekantaj pacistoj.

Alberto Ajnŝtajn.

POR NIA MEDITO.

La evoluo plirapidiĝas.

La homa penso spertis en malpli ol unu centjaro pli da aliiĝoj ol dum la ok mil antaŭaj jaroj da historio. Se oni juĝas laŭ la jam efektivigitaj konkeroj, la nekonata zono en kiun la scienco penetras iom pli ĉiutage, malkovras al ni misterojn, pri kiuj oni jam hodiaŭ havas eblon ekvideti ties grandon.

Ni do povas revi pri estonta homaro tiom malsama de la nuna homaro, kiom ĉi tiu lasta malsamas de la primitivaj estuloj el la prahistorio. Tio sendube estas revo, sed ĝi estas tamen pli verŝajna ol tiuj, kiuj superregis la mondon ĝis nun k pri kiuj ni ne devas malbone paroli, ĉar ili altigis la homon el barbareco ĝis civilizeco.

Gustavo Lebon.

TRA ESPERANTIO

Ĉe la XI-a Kongreso de SAT.

Transportlaborista kunveno.

Okaze de la SAT-kongreso estis aranĝita ankaŭ speciala fakkunsido de esp-istaj transportlaboristoj, kiun partoprenis 15 K-doj el 6 landoj. I.T.F. (Intern. Transportlab. Federacio) estis reprezentata de K-doj Nathans k Klatil. La diverslandaj K-doj raportis pri la stato de l’esp.movado inter transportlaboristoj. Ĝenerale oni konstatis progresojn, kvankam en kelkaj landoj devas esti venkataj multaj malfaciloj. Precipe notinda estas la progreso en Svedio, kie la transportlab.sindikatoj favoras esp-on k per ĉiuj rimedoj subtenas ĝin. K-do Klatil poste parolis pri la plano de ITF organizi la esp. transport- k trafiklaboristaron en sia kadro. La plano estis unuanime aprobita de ĉiuj ĉeestantoj k ĉiuj promesis kunlabori laŭ siaj fortoj. Oni decidis sendi al la sekretariejo de ITF ĉiujn disponeblajn adresojn de esp-istaj ITF-anoj. Tiam oni priparolis la okazontan konferencon de esp.transportlaboristoj dum la kongreso de ITF en Prago (1932) k aranĝotan ekspozicion. La 5-an de aŭgusto la kunvenintoj vizitis la ITF-oficejojn (jam la trian fojon okazas, ke transportlaboristoj vizitas la oficejojn de sia organizo, k ĉiufoje ili estis — esp-istoj!). Laŭ ITF-Komunikoj, n-o 7.

Kunveno de la Socialista Frakcio el SAT- k LEA-anoj.

La kunvenon partoprenis 85 Gek-doj el proks. 8 landoj. Prezidis K-do Eriksson (Svedio), protokolis K-dino Klatil (Amsterdam). La ĉeestantoj pridiskutis vigle la nunan staton de la SAT-movado, la taskojn de la Frakcio k ĝiajn estontajn laborojn. Kelkaj Gek-doj raportis pri siaj spertoj en la unuopaj landoj, pri sukcesoj k nesukcesoj de esp-o ĉe partiaj instancoj. K-do Jonas (Vieno), sekretario, raportis skribe, ke al la Frakcio en julio 1931 apartenas 974 Gek-doj el 18 landoj. (nuntempe jam pli ol 1000 — Sekr.). La kasostato estas iom kontentiga, sed kompreneble tute ne sufiĉas por entrepreni ion rimarkindan. Malgraŭ tio, la kunveno ankoraŭ ne taksis la tempon taŭga por enkonduko de kotizo. La gazetservanto, K-do Grimme (Vieno) k K-dino van Essen (Nederl.), por virina fako, raportis pri siaj laboroj k instigis al pli vigla laboro por la estonto. — Laŭ propono de K-do Alings (Amsterdam), la estraro de la Frakcio estas komisiita pristudi la organizan problemon de SAT k de la Frakcio k transdoni al la venonta kongreso de SAT eventualajn tiurilatajn proponojn. (La estraro en tiu direkto jam eklaboris. — Sekr.). Krome la kunveno decidis nuntempe resti fidela al SAT, vigle propagandi en socialistaj rondoj por SAT k ĉiurilate kunlabori. Al la sekretariejo estis komisiita prezenti al la venonta kunveno de la Frakcio klarajn raportojn pri la movado en la unuopaj landoj. La novelektoj havis jenan rezulton: Prez.: F. Azorin, Hispanio; Sekret.: E. F. Klatil, Vieno-Amsterdam; Virina fako: M. van Essen, Nederl.; Gazetservo: L. Grimme, Aŭstrio; Kromaj estraranoj: H. W. Alings, Nederl.; K. Deubler, Germ. — En la lasta cirkulero de l’Frakcio, kiu aperas komence de septembro, la Frakcio alvokas ĉiujn socialistajn esp-istojn al fervora kunlaboro, ĉefe laŭ jenaj gvidlinioj: 1) Varbi por SAT k kunlabori ĉe „S-ulo“; 2) Enpenetri ĉiujn socialistajn organizojn per propagando por esp-o; 3) Alsendi SAT-n-on al la sekretariejo, por ke la nomoj de la socialistoj en la SAT-jarlibro ricevu la signon S; 4) Alsendi al la sekretariejo ĉiujn decidojn, rezoluciojn, sukcesojn, artikolojn ktp. pri- k poresp-ajn, ĉe socialistaj organizoj k instancoj, sindikatoj, k.s.; 5) subteni la Frakcion — eĉ la plej malgranda monsumo povas servi al la celo.

Ĉiuj socialistaj esp-istoj anoncu sin ankoraŭ hodiaŭ al la sekretariejo de la Frakcio, K-dino Ernjo F. Klatil, Amsterdam Z, Hectorstraat 4. I.

Ili mokas pri si mem.

Kiel konate, la opozicio atakas la SAT-Direkcion ankaŭ pro la eldonita „Plena Vortaro“, kiu laŭ aserto de ortodoksuloj estas nesufiĉe — proleta. (Oni furiozas pri la kunlaborado de neŭtralaj lingvistoj je la vortaro, sed aliflanke la opozicia gvidanto ja kunlaboras burĝajn gazetojn.)

Ni povus opinii, ke la opoziciuloj, obeante la dirojn de siaj estroj, ignoras tiun vortaron (Cetere estas rekomendite al ili, bojkoti ĉiujn SAT-eldonaĵojn.) Sed, vidu „Isto“-n n-o 17; ĝi enhavas du anoncojn de K-doj, kiuj petas pri ricevo de la SAT-vortaro. Strange, tre strange! La ĉefstabo opozicia klopodegas kondamni la „neproletan vortaron“ — k la anoj deziras havi ĝin. La K-doj proponas interŝanĝe diversajn aĵojn, nur por akiri la vortaron. Kaj ambaŭ K-doj loĝas en — Sovetio… F. S.

— paĝo 8 —

402 SENNACIULO

TRA NIA MOVADO

KRONIKO

Aŭstrio. La 14. junio okazis en Steyr jara renkontiĝo de l’supra-aŭstriaj Gek-doj, kiun partoprenis 95 personoj (kvankam la plej multaj K-doj estas senlaboraj). En la „Industriehalle“ okazis festkunveno, kiun ĉeestis kiel gastoj la soc.dem.urbestro de Steyr, la distriktestro de l’soc.dem.partio, la estro de l’kleriga fako k liberpensul-reprezentanto. Krome venis 3 K-doj el Germanio k 1 el Budapesto. Post raportoj de la grupestroj K-do Haagen parolis pri organizaj problemoj. La kantunuiĝo de l’grupo Linz tre beligis la feston. (Laŭ „La Socialisto“). — Germanio. Dresden. La 15., 16., 22. k 23. de aŭg. aranĝis la loka grupo Dresden de Socialista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj (SEA) kursgvidantan kurson en la kadro de du semajn-finkursoj en la naturamika hejmo Boxdorf apud Dresden. Partoprenis la kurson 45 Gek-doj. La instruado okazis en du partoj; por ĉiu parto la loka grupo Dresden disponigis gvidanton: I. Historio de esp-o, esp-organizoj, esp-literaturo, diversaj projektoj de artefarita lingvo, — gvidanto: K-do Eckert. II. Instruado laŭ la lernolibro de Hegewald — gvidanto: K-do Pechmann. La kurso tre bone sukcesis. El la fina diskuto pri la farita laboro dumkursa oni povis ekscii, ke la intereso pri tiaj aranĝoj estas tre granda. Eco (13 477). — En Crimmitschaŭ k Jena fondiĝis novaj SEA-grupoj. — Duonjara konferenco de LEA-distrikto Leipzig okazis de 29.—30. aŭg. en Riesa. 60 Gek-doj vizitis ĝin. Ankaŭ ĉeestis sovetia K-do H. Frank el Voroneŝ, kiu faris interesplenan paroladon pri lab. k kamparana korespondado peresp-a en Sovetio. El la tagordaj raportoj ni ĉerpas jenon: En la distrikto nun ekzistas 22 grupoj kun 383 membroj. Ĉiumonate aperas 6-paĝa distr. bulteno „RUĜA AKTIVISTO“. Somere okazis kurso por kursgvidontoj en Brandis. — En la kadro de la konferenco ankaŭ funkciis ampleksa esp.ekspozicio. Dimanĉe antaŭtagmeze okazis propaganda kunvenego en plej granda urba kinejo. La programo enhavis muzikon, parolĥoron, paroladon de LEA-asociestro k prezenton de fama kontraŭmilita filmo „Sennomaj herooj“. La kinejo estis plenplena. Ĉeestis mil personoj! Do, prave ni diru, ke la tuta aranĝo estis plensukcesa. Baldaŭ novaj kursoj malfermiĝos en la tuta distrikto. (Krey, 5486.)

Forgesu neniam noti la nomon de l’forsendinto!

Ni ofte invitis la poŝtistojn en nia urbo partopreni la kursojn de nia Lab.Esp.Grupo; ĝis nun sensukcese. Iun tagon mi estis vokata al la poŝtejo, ĉar alvenis letero kun adreso, kiun petis min deĉifri la poŝtestro. Mi vidis, ke urb- k landnomo estis ŝanĝitaj kun la nomo de l’ricevonto k de l’strato. Sed mankis por ĝin resendi la adreso de l’forsendinto! Estas letero el Anglio (Palmers Green) adresita al K-do Popoviĉ en urbo Lunzenaŭ (Mulde). K-do forsendinto aŭ ricevonto turnu sin tuj al la poŝtejo de tiu urbo. La poŝto turnis sin al mi kiel esp-isto por havi konsilon — do oni komencas atenti nin: sed esp. K-doj, neniam forgesu noti sur viaj leteroj la nomon de l’forsendinto. Kramer (8453).

EKSTER NIA MOVADO.

En aŭgusto vojaĝa societo el 40 anglaj esp-istoj vizitis en Kolonjo (Köln) ekspozicion „La infano en la ŝtataro“, kiu havis ankaŭ esp. fakon. Okaze de tio geknaboj el la popollernejo kantis esp-e k estis publike ekzamenataj pri sia esp-a scio per dialogo, en kiuj partoprenis alilandaj esp-istoj. Unu influhava ĉeestinto, urba lernej-konsilanto, promesis doni sian apogon al la plua disvastigo de esp-o en Kolonjo.

Praktika enciklopedio „Leksikono de l’vivo“ (germanlingva) eldonata de la konata germ. „Eldonejo por kulturesplorado“ (Verlag für Kulturforschung) publikigas en sia 3-a volumo esp. kurson riĉe ilustritan sur 24 grandformataj dukolore presataj paĝoj. Ĝin redaktas d-o Pfeffer.

Ĉ. 300 personoj ĉeestis la inaŭguron de Zamenhof-memorŝtono en Bad Reinerz (Germ. Silezio), kie Zamenhof dufoje restadis kiel bangasto.

Internacia Kongreso de Stenografio, okazinta en Parizo de 3-a ĝis 7-a de aŭg., havis en sia tagordo esp-on; tiel multaj raportantoj, ankaŭ neesp-istoj, citis ĝin en siaj paroloj. La kongreso akceptis deziresprimon, ke en la estonta unueca kongreso oni ekzamenu la utilon de esp-o kiel sola lingvo uzebla por la traduko de l’komunikoj aŭ paroladoj faritaj per iu nacia lingvo.

Por la instrujaro 1931/32 la programo de l’„Instituto Administracia k Ekonomia“ en Krakovo enhavos devigan esp-instruon.

La 24-a Kongreso de l’Esp. Asocio de Norda Ameriko okazis de 1.—3. julio en Milŭoki (Milwaukee), Usono. El la raportoj de l’estraro estas notinde, ke la Asocio havas nun 544 membrojn, la gazeto „Amerika Esp-isto“ 703 abonantojn; la Junulara Fako havas 477 anojn (al ĝi estas dediĉata aparta atento en la Asocio).

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Esperanto in Schule und Lehrerschaft (Esp-o en lernejo k instruistaro). Flugfolio germanlingva. 8 paĝoj. Form. 22 × 31 cm. Eld. Esp.-Unuiĝo de Germ. Instruistoj (H. Schneller, Leipzig W 35, Rückmarsdorferstr. 1). Prezo: 1 ekz. 0,20 mk.g., 10 ekz. 1.50 mk., 50 ekz. 6 mk., 100 ekz. 10 mk.

Komunikoj por la Gazetaro de ITF (Internacia Transportlaborista Federacio). Amsterdam, Vondelstraat 61. Represo petata, prefere kun mencio de la deveno. Jara abono: 1.20 gd., 2 mk.g. aŭ egalvaloro.

7 n-oj, 84 dense presitaj (hektografitaj) paĝoj aperis jam de tiu ĉi esp-lingva gazetservo de ITF, kiu per tio serioze helpas al nia esp-a afero. Espereble la transportlab. K-doj scios eluzi tiun ĉi gazetservon por sia propagando. La sciigoj entenitaj estas nepre interesaj por la laboristoj de tiu kategorio. Ankaŭ priesp-an rubrikon trovos la propagandistoj en ĝi. Fakesprimoj uzitaj estas speciale klarigitaj en la fino de ĉiu n-o.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo“: Volksstimme, Chemnitz, 15.4., lernejoj en Jap. (338), la patriot. de l’kapit. (340); 30.5., en okcid. nenio nova (342), represita de la soc. dem. taggazetoj en Köln k Kiel; 12.8., el Ĉeĥoslov. (354).

Pri la SAT-Kongreso raportis: Leipziger Volkszeitg., 20. 8., Volkswacht, Regensburg, 27. 8., Népszava, Budapest, 6. 8. (grava artik. pri SAT en la social-dem. ĉeforgano de Hung.), Coburger Volksblatt, 25. 8., The Town Crier, Birmingham, 21. 8., Daily Worker, London, 31. 8. (opozicia mensog-raporto); Korresp. f. Deutsche Buchdrucker, 19. 8., Volksstimme, Chemnitz, 31. 8.

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 27. 8., Le Réveil Ouvrier, Nancy, 29. 8., The Labour Woman, Lond., sept. (rubr.), The Norwalk-Artesia Times, Norwalk (Kalif.), ekde 3. 6. ĉiusemajne, Volksstimme, Chemnitz, 13 notoj de marto ĝis aŭg.

NIA POŜTO

10 593. — Mi legis kun intereso vian artikolon, sed decidis tamen ne publikigi ĝin. Vi forgesis, ke SAT ne havas k ne povas havi socipolitikan programon k sekve vi maltrafe starigis la demandon. Ni povus publikigi artikolon, en kiu vi mem dirus: „en okazo de milito mi faros ĉi tion k tion.“ Pripensu la aferon k vi certe ekkomprenos la diferencon. — E. L.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

Vidvo (34 j. kun 7 j. filineto) deziras koresp. kun K-dino en aĝo de 28—35 j., foto dezirata. Adr.: G. W., postlagernd Planitz/Sa. — Resp. garantiata.

ENHAVO

paĝo
Ĉu malsuperaj rasoj? Ne! Malsamaj civilizoj 395—396
Georgo Bernardo Ŝa (Shaw) pri Rusio 396—397
La fonto de senlaboreco 397—398
La klasbatalo tra la mondo 398—399
Pri la drako-festotago en Ĉinio 399
Diskutejo 399—400
Ajnŝtajn (Einstein) pri la problemo de l’paco 400—401
Por nia medito 401
Tra Esperantio 401—402

Abontarifo al Sennaciulo: Argentino, pes. 6; Aŭstrio, ŝil. 12; Belgio, belgoj 12; Brazilio, milrejs. 18; Britio, ŝil. 9; Bulgario, lev. 250; Ĉeĥoslovakio, kr. 60; Danio, kr. 10; Estonio, kr. 8; Finlando, mk. 80; Francio, fr. 40; Germanio, mk. 9; Hungario peng. 10; Italio, lir. 45; Japanio, jen. 5; Jugoslavio, din. 120; Latvio, lat. 10; Litovio, lid. 20; Nederlando, guld. 6; Norvegio, kr. 9; Polio, zlot. 15; Portugalio, esk. 40; Rumanio, lej 350; Sovetio, rubl. 4,50; Svedio, kr. 9; Svisio, fr. 12; Usono dol. 2,50. — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O 27 (Germanio). poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929. — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — En landoj kie ni ne havas poŝtkonton, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero aŭ per poŝtmandato.

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 364, 24-a de septembro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

7-a JARO, N-o 364 — LEIPZIG, 24. / 9. 1931

[BILDO p.1 | 35,4,66,12] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

Pri la kvinjara plano

AL LA SOCIALISMO AŬ AL LA FARAONISMO?

La estinto

Ni ĵetu rapidan ekrigardon malantaŭen.

Oktobro 1917. La nokton mem de la Revolucio, Lenin redaktas dekreton, voĉdonatan je la morgaŭo de la Sovetkongreso, kiu disdonas la bienojn inter la kamparanoj.

Tio estas en la plej alta grado kontraŭsocialisma.

La socialisma solvo ne estas dividi la grandajn feŭdajn bienojn en malgrandajn parcelojn. Ĝi estas daŭrigi la grandskalan kulturadon, aliigante ĝin en komunan posedaĵon. Tion provos, cetere, post unu jaro, la hungaraj sovetoj. Sed Lenin opinias, ke la subteno, tuta k tuja subteno de la kamparanoj estas nepre necesa al la Revolucio, k ke oni povas havi tiun subtenon nur per „disdonado“ de la bienoj. Sekve Lenin redaktas la dekreton, kiu entenas la tutan programon de tiuj, kiujn li kontraŭbatalis dum sia tuta vivo, k precize, pro tiu ĉi programo, la socialist-revoluciulojn.

Por la industrio oni montras sin malpli rapidema. Ŝajnas, ke oni volas sociigi nur post iom. Sed la okazaĵoj trudas. La mastroj fermas la fabrikojn, aŭ intence fuŝas, aŭ ribelas. Tamen necesas, ke la fabrikoj funkciu: sekve la laboristoj okupas ilin. Fakta sociigado efektiviĝas tiel, kiu vastiĝas pli k pli k, fine, elfunda ondego, naskiĝinta el la pleja profundo de l’revolucia instinkto, forbalaas ĉion: unu jaron post Oktobro, la tuta industrio estas sociigita.

Estas la periodo de tio, kion oni nomos … pli poste, „la milita komunismo“, sed kion oni, prave, tiutempe nomas simple la komunismo. Ĉiu devas labori. Ĉiu devas alporti sian parton al la komuna laboro. „Kiu ne laboras, tiu ne manĝas.“ Kompense, ĉiu rajtas ricevi unu parton, la saman, el la produktoj de la komuna laboro. La nuraj malegalaĵoj en la dispartigo devenas de tio, ke tiu, kies laboro estas pli peniga, rajtas havi pli grandan parton.

[BILDO p.1 | 29,47,67,69] Interno de fabriko: grandaj maŝinoj kun rado kaj ŝtalaj konstruaĵoj.

El la ferfabriko „Ruĝa Najlisto“ en Sovetio.

Sed la kamparano, kiu nun havas sian grundon, sian propran ekspluataĵon, opinias, ke li havas personan rajton posedi la produktojn, kiuj devenas de lia ekskluziva laboro, de tiu de lia familio k de lia brutaro. Li ne povas kompreni, ke li devas alporti la frukton de sia laboro al la komuna amaso k kontentiĝi pri la parto, kiun oni deklaros, aŭtoritate, esti lia. Tiom pli, ke tiu parto estas, nuntempe, tre malgranda. Tiam oni estas devigita perforte forpreni liajn produktojn. Estas la reĝimo de la rekvizicio¹. La kamparano, kiu unuamove aliĝis al la potenco, kiu donis al li la grundon k — krome, la pacon — ribelas kontraŭ tiuj, kiuj venas por forpreni la fruktojn de lia grundo. Li krias „Vivu la sovetoj“, sed ankaŭ „For la komunon!“. Li fine transiras al la armita batalo. Tio estas Kronŝtat.

Decida momento.

Per la sperto de Kronŝtat Lenin vidas sunklare, ke la reĝimo de l’komunista dispartigo ne povas daŭre esti aplikata en kampo, kie estis konservita la individua produktado. Absoluta malakordo. Tiom longe, kiam la terkultura produktado restos individua, ne estos ebla la komunista dispartigo en la kampkultura tereno. Estos do necese, starigi en la terkulturo la komercan sistemon, la ŝanĝosistemon per vendo k aĉeto, laŭ libere — aŭ preskaŭ libere — fiksitaj prezoj inter la vendanto k aĉetanto. Sed, se la komunismo ne aplikiĝas al ĉiuj produktoj, ĝi falas pro tio mem. Se oni restarigas en ajna punkto de la ekonomio la ŝanĝosistemon, oni estas devigata en ĉiuj fakoj restarigi ĝin. La komerco, k kun ĝi la privata posedo estas do restarigataj en U.S.S.R., kun, tamen, tiu apartaĵo, kiu estas nek komunismo, nek socialismo, sed „ŝtata kapitalismo“, laŭ la esprimo de Lenin mem; nome, ke la granda industrio restas ŝtata propraĵo; la ŝtato, same kiel aliaj entreprenoj, vendos tion, kion la industrio produktos, k aĉetos tion, kion ĝi bezonos. Tio estas la N.E.P. (Nova Ekonomia Politiko).

N.E.P., batalejo.

La N.E.P. tuj formos grandegan batalejon.

Batalo, kiu daŭros dum ok jaroj.

Kiu venkos? La privata kapitalismo aŭ la ŝtatkapitalismo?

¹ Laŭleĝa forpreno. — Red.

— paĝo 2 —

404 — SENNACIULO

La privata propraĵo superas per tio, ke ĝi estas la reĝimo de pli ol 100 milionoj da kamparanoj; ĝi estas do nombre la reĝimo de la granda plimulto. Ĝiaj rilatoj regadas la tutan ekonomion, ĉar la ŝtata industrio mem vendas, aĉetas, dungas, maldungas, pagas salajrojn, kiel iu ajn privata entreprenisto. La ŝtato estas nur posedanto inter aliaj posedantoj, submetita al la komunaj leĝoj kiel ĉiuj posedantoj.

Tamen la ŝtata industrio superas per sia maso.

Ĝi diferencas de la ŝtataj industrioj, kiuj ekzistas, tie k ĉi tie, en la kapitalistaj landoj per tio, ke ĝi, fakte, ampleksas la tutan industrion. La soveta ŝtato ne estas industriisto inter dekmiloj da aliaj industriistoj, el kiuj granda nombro estas pli grava ol li. Ĝi estas la sola granda industriisto. Ĝi posedas, aparte menciinde, ĉiujn fundamentajn industriojn, „la ŝlosil-industriojn,“ kiel oni diras, tiujn, kiuj teknike komandas la aliajn, ĉar ili produktas la krudaĵojn k aliigas ilin unuavice: la minejoj, la metalurgiaj fabrikoj, la ŝpinejoj, ktp… Tiu ĉi diferenco pri „kvanto“ sekvigas diferencon pri „kvalito“.

Krome, k precize por protekti sian industrion, la ŝtato starigis tutan sistemon de reguligo k de kontrolado super la privataj interŝanĝoj (speciale la monopolon super la eksterlanda komerco), same kiel tutan sistemon de impostoj, kiu premesas al ĝi, ĉiutempe, enmiksiĝi en la prezoj. La N.E.P. restarigis la liberon de l’interŝanĝoj; sed ĝi volas, ke tiu libero estu libero kontrolata.

Tiuj du principoj estas neakordeblaj. Nepras, ke unu frakasu la alian. La privata ekonomio devas frakasi la ĉenojn, per kiuj oni ĝin katenis; ĝi devas povi larĝe etendiĝi al ĉiuj fakoj, inkluzive al la fundamentaj industrioj, aŭ ja la ŝtata industrio devas invadi la citadelon de la privata ekonomio: la terkulturan produktadon.

La batalo inter tiuj du produktmanieroj estos tuj superregata de gravega problemo: kiel pligrandigi la produktadon? Depost 1917, la ĉefa karakterizaĵo de la soveta ekonomio estis la malabundo: manko de nutraĵoj, manko de krudmaterialoj, manko de komercaĵoj.

Kiel ĉesigi tiun ĉi malabundon?

Per pligrandigado de l’privata produktado, — tia estas la unua respondo. Estas la granda epoko de l’flatado al la kulakoj, pro tiu cirkonstanco alinomitaj „mezaj kamparanoj“, k de industriaj koncesioj al la fremda kapitalo. „Riĉiĝu vin!“ krias Buĥarin al la kamparanoj, dum Trocki vidas la savon nur en industriigo de la lando per la helpo de l’kapitaloj de Harimen (Harriman) k samspeculoj.

Sed la kapitalo malvolonte porhelpe moviĝas, tiel la interna, kiel la eksterlanda; tiel same la kulako, posedanto de du ĉevaloj, kiel la germana aŭ usona miliardulo.

Unu kiel la alia ne deziras alion ol „produktadi“; ili estas tute pretaj gajni profiton sur la dorso de la rusa proleto, sed je unu kondiĉo: ke la posedo de tiu profito estu al ili garantiata. Ili bezonas certigon, ke tiu rajto al profito, kiun oni teorie konsentas al ili, ne estu, pecon post peco, praktike forprenata. Sen tio, la kulako produktos nur ĝuste la kvanton da tritiko, necesan por lia nutrado, k la fremda kapitalisto malakceptos la koncesiojn aŭ, se li akceptas ilin, li rapide senefikigos ilian uzon.

La maleblo de l’duobla sistemo evidentiĝas do pli k pli. Aŭ oni devas ĉion malteni, aŭ oni devas ĉion detrui. Se oni volas eliri el la malabundo, se oni volas vere produkti, necesas: aŭ restarigi tute liberan kapitalismon, aŭ denove detrui la kapitalismon. Tiu N.E.P., kiun Lenin montris kiel maldaŭran pozicion de cedo, elmontriĝas pli k pli netolerebla.

Komence ŝajnas, ke oni ekmaltenos ĉion. De 1921 ĝis 1927, la koncesioj al


Kial vi, K-do, ne verkas koncizajn raportojn pri okazoj en via regiono? Ni atendas vian kunlaboradon!


la kapitalismo, k speciale al la kamparana kapitalismo, krom de tempo al tempo kelkaj subitegaj iroj returnen, fakte pligrandiĝis senĉese. La kapitalismo ŝajnas venkanto.

Tiam, dek jarojn post Oktobro, ĉiuj, kiuj estas ankoraŭ revoluciuloj inter la batalintoj de la granda epoko, sin ĵetas sub la radojn de la ĉaro.

Fariĝas tio, kion en politikista lingvo oni nomis „la bloko de la opozicioj“. Ĉiuj, kiuj estis tenintaj la unuajn lokojn ĉe la batalo, en la epoko de l’civila milito, nekonataj aktivuloj, sekretarioj de l’partio, prezidintoj de la Leningradaj k Moskvaj Sovetoj, prezidinto de l’popolkomisararo de Ukrainio, komisaro de la Ruĝa armeo … frontuniĝas kontraŭ Termidoro.²

Ili estis forpuŝataj.

Sed la ĉaro de la kapitalismo ne trapasis. La ĝis Glacia Oceano ekzilitoj estis apenaŭ atingintaj sian „restadejon“, kiam okazis tuta transformado en la politiko de la potenco. La opozicio estis frakasita, sed ĝi triumfis.

Kio do okazis?

² La 11-a monato de l’respublikana jaro (en Francio); monato, en kiu estis likvidata la Revolucio per la venko de l’moderaj elementoj (dekstruloj) super Robespjer (Robespierre) k liaj anoj (1794). — Red.

Okazis ĉi tio, ke oni vane sendis al la ekstrema nordo aŭ al la ekstrema sudo, sub la polusan cirklon aŭ en la centran Azion la aktivulojn de la opozicio, ke la G.P.U. vane ĉiutage arestis pro „kontraŭrevolucia aktiveco“ centojn da laboristoj suspektaj pri simpatio al la opozicio; ties aktiveco k speciale, laŭŝajne, la aktiveco de la grupo Sapronov-Smirnov nur kreskadis k renkontis simpation pli k pli grandan ĉe la laboristoj. La sovetia proletaro ne volis esti priŝtelita je la Oktobraj konkeroj.

Tiam komprenante, ke la subpremaj decidoj estus senpovaj por haltigi tiun fluon, ke nur per profundaj agrimedoj oni povus rompi ĝin, ke estus necese preni la gvidadon de la movado, se oni ne volus esti forportata de ĝi, Stalin efektivigis sian subitan ŝanĝon.

Post ekzilado al la „maldekstra flanko“, li rompis kun la „dekstra“ k ekaplikis la programon de la „maldekstra“. R. Luzon. (Daŭrigota.)

Tradukis la Alĝera Esperantista Grupo el la franca revuo „La Révolution Prolétarienne“ (La Proleta Revolucio).

EL HISPANIO.

Kvankam la ĉi-suba parolado de s-ro Macia havas precipe lokan signifon, ni tamen publikigas ĝin, tial ke ĝia ĝenerala tono estas tre karakteriza k eĉ iel instrua por pripensemaj homoj.

Parolado de la prezidanto de la Kataluna Ĝeneralaĵo el Hispanio okaze de vizito en laborista vilaĝo Sardanjola.

Mi turnas min al la kataluna popolo. Sed en tiu ĉi momento pli taŭgas min limigi al la ektuŝita temo de la urbestro de Sardanjola k la prezidanto de la ĉi tiea kooperativo. Mi devas rilati al tio, kion mi diris al la ĵurnalistoj, ke malgraŭ la kontraŭstaroj k la malamikaj frazoj, kiujn ili povus paroli, ni iros laŭ nia vojo. Mi citas la urbestron k la prezidanton de la kooperativo, por ke ili libere donu al mi la informojn pri tiu ĉi ŝoseo, pri kiu mi devas diri, ke ĝi estos konstruata. Ni iras agante! Mi volas diri al vi, ke sur la laborvojo, malgraŭ granda krizo, kiun trapasas la privata banko k la nacia banko, ni intencas trovi ankoraŭ 300 milionojn da pesetoj por doni panon al la laboristoj, kiuj estas senlaboraj. Kaj mi povas diri al vi, ke tiu ĉi ŝoseo estos konstruata, ne nur ĉar vi bezonas ĝin, sed ĝin bezonas tiuj, kiuj hodiaŭ ne havas panon por alporti al la manĝotablo. Ni faros pozitivan agadon sen tro da paroloj, k mi diras al ĉiuj, ke tiom longe kiel la „Kataluna Ĝeneralaĵo“ estos en nia mano, la laboristoj havos la plej bonajn garantiaĵojn je laboro k kulturo, por starigi sen ia dubo Katalunion al la fronto inter la plej kulturitaj popoloj en la mondo.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 405

Ni homoj sur la maldekstra flanko, ni ne faros diferencojn en la agado, sed ni zorgos, ke ĉiuj havu la saman kulturon, sen diferenco inter tiu aŭ alia privilegiita klaso. Ni volas, ke malaperu tiu ĉi fantomo, pro kiu la laboristaj patrinoj ne scias, kiel iliaj filoj vivos en la morgaŭa tago. Ni, amikoj, kiuj ni aprobis la „Katalunan Regularon“, ni havos en niaj manoj la laboristan leĝ-sciencon. Kaj mi havas la certon, ke tiam la laboristoj staros apud nia dekstra flanko, ĉar ni zorgos, ke Katalunio kunpariĝu kun tiu lando, kie la laborista sento estas plej alta, la forto k la nervo de la mondo.

Estas dece, ke la laboristoj vidu tion, ĉar ni volas, ke la laboristoj sentu sin subtenantoj k helpantoj ĉe ĉiuj justaj depostuloj. Ĉar, amikoj, ĉiuj laboristaj depostuloj estas justaj. Ni kredas, ke en nenia partio de la laboristaro povas regi malbonvolo rilate al tiu ĉi regformo, kiun ni volas doni al Katalunio, ĉar ĝi estas la regformo, kiun ni volas doni al la laboristaro, la brako k centra kolono de la nova Katalunio. Mi ne scias elparoli mensogojn, ĉar la mensogoj bruligas miajn lipojn; k mi diras, ke mi amas super ĉio la laboristojn, ĉar la laboristoj estas ĉiom. Kaj estas dece, ke ni konstruu tiun indan Katalunion de la laboristoj, ĉar, kiel mi jam diris, ili estas la forto. Ni volas amon, fratecon k harmonion inter la laboristoj, ĉar ne devas esti laboristoj kun malamo inter si. Kaj ni esperas, ke la laboristoj scios reciproki tiun ĉi senton. Katalunio devas esti la unua nacio inter ĉiuj landoj el la mondo.

Tradukis SAT-ano 12030 el Gerono.

[BILDO p.3 | 38,11,59,34] Karikatura desegnaĵo de la vizaĝo de maljuna viro kun lipharoj kaj densaj brovoj; subskribo «MACIA».

La kataluna problemo.

Macia, okaze de sia antaŭnelonga vizito en Madrido, ne volis havi rendevuon kun Maŭra nek kun Largo Kabalero, pensante, ke tio produktus tro malbonan impreson en Katalunio. Tio elmontras la grandiĝantan nepopularon de l’malbonsigna Maŭra k de l’ekssekretario de la Ĝenerala Unuiĝo de l’Laboristoj.

La kataluna naciismo, se oni atentas pri tio, fariĝos serioza danĝero por la disvolviĝo de l’laborista movado en Katalunio. Efektive, se la figuro de Macia estas fakte simpatia al la kataluna popolo (tio estas nekontestebla afero), la politika katalunismo ne havas realajn radikojn en la laborista klaso; ĝi naskiĝis ĉe la etburĝaro, ĉe la ŝtatoficistoj, k ĉi tiu parto de la kataluna loĝantaro vidas malfavore la kreskantan forton de l’Konfederacio Nacia de Laboro (la anarkiema sindikat-unuiĝo — Red.).

Ĉe la laboristoj, kontraŭe, oni komencas kompreni, ke la katalunismo povas, politike k socie, alporti nenian realan pliboniĝon. La trompmirinda programo pri kataluna aŭtonomio resumiĝas al kelkaj prerogativoj de administra ordo k la bona popolo, kiu voĉdonis kun entuziasmo la faman Regularon, komprenas nuntempe, ke ĝi estas trompegita unu fojon plian, k ke ĝia materia situacio, tute ne pliboniĝante, pligraviĝas de tago al tago!

Macia apartenas al unu klaso, la burĝaro, kontraŭ kiu, malgraŭ sia tuta „idealismo“, sia tuta „boneco“ li ne povas decide kontraŭstari. Kaj lia tuta simpatio por la Konfederacio Nacia de Laboro ne povas transiri la punkton: provi akordigi la radikale kontraŭajn interesojn de la posedanta klaso k de la laborista klaso.

La kataluna burĝaro lasas lin agadi, ĝis nun, ĉar Macia estas popola simbolo, malantaŭ kiu ĝi kaŝas siajn verajn intencojn; sed la tagon, en kiu ĝi estos plifirmiginta sian pozicion (se la laboristoj lasas al ĝi fari tion), ĝi forbalaos la tutan „idealismon“ de Macia k forĵetos la maskon. Em. Mo.

Publika alvoko el Usono al la SAT-ANARO.

Karaj Gek-doj! Reveninte Nov-Jorkon mi konsterniĝis pri la amaso da murdoj, kiuj okazas en ĉiuj urboj pro bataloj inter banditoj k policistoj. Nov-Jorko akiris „rekordon“. Eĉ stratbuboj ne estas sekuraj — da ili dum unu tago oni mortpafis kvar; sed skribi pri tio ĉi estas pli tasko de sensacia gazetaro, kvankam ankaŭ el tiuj okazoj multo estus lernebla. Tamen alio pli grava minacas okazi, nome

ekzekuto sur elektra seĝo al 36 ministoj!

Tiom da personoj oni akuzis en la ŝtato Kentuki, Harlana regiono, esti mortigintaj kvar policistojn. Aliajn oni akuzas pro „krima sindikatismo“. La nombro da akuzitoj kreskas ĉiutage.

La regiono aspektas kvazaŭ militkampo, teritorio, kiun invadis malamika armeo. Pri tio atestas eĉ la (burĝa) „Usona Asocio por civila libero“ (A.C.L.U.). Ĝi apelaciis al la ŝtatestro ĉesigi „la staton de milita sieĝo“. Ĝi akuzas la regionan oficistaron pri perfortuzo por rompi la strikon de la karbministoj, ĉiutaga forpreno de leĝaj rajtoj, penetro en la domojn sen komisio, arestoj evidente pro pretekstoj, ktp. Signifas bone ilustri la teroron, se mi informas vin, ke eĉ pastro troviĝas sub akuzo pro krima sindikatismo k en malliberejo. Inter la akuzitoj tenas lokon ankaŭ 5 negroj, el kiuj unu precipe heroe eltenis kruelan traktadon. Malgraŭ ĉiaj torturoj, li ne fariĝis falsĵuranto, kia oni deziris lin fari.

Sufiĉu la malmulto dirita. La burĝdevena protesto elokvente parolas. Eĉ tre vigla imago ankoraŭ estos fremda al la vera tiea terorŝtato. Ne kredu, ke tio ĉi estas falsa alarmo. Estu avertitaj k avertu ĉiujn laborsklavojn!

La ministoj petis la Ĝeneralan Defend-Komitaton de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (I.W.W.) transpreni la defendadon al la akuzitoj. La sama komitato promesis doni k donas leĝan k ĉiun alian eblan helpon al la laboristoj sub la ungegoj de karbmastrara juĝisto. La helpon ricevas ĉiuj sen rigardo pri apartenο al partio aŭ sindikato. La ministoj apartenas al diversaj laboristaj organizoj. Do, ili rajtas sin turni al ĉiuj tendencoj en la laborista movado.

Jam komenciĝis la proceso. La prokuroro sukcesis forlokigi la proceson el la minista regiono al grandposedula. Vi komprenas la artifikon, ĉu ne? La distanco nun plimultekostigas la defendon nemezureble. Multaj miloj da dolaroj estas bezonataj. La oferemo tie ĉi mem estas laŭdinde granda, sed la bezonoj de la Defend-Komitato estas eĉ ankoraŭ pli grandaj.

Jen, mi havis belegan vizion, kiam mi sendorme sur lito cerbumis pri helpo en tiu ĉi monstra atenco kontraŭ laboristoj. Mi alvokos per „S-ulo“ k per la Ge-SAT-anoj la laboristojn de la mondo! — La perantoj kunvenigos la SAT-rondojn. — La Ge-SAT-anoj diskonigos la unuajn sciigojn pri la minacanta ekzekutteroro. La SAT-anoj instigos siajn organizojn laboristajn, politikajn k sindikatajn oficiale kolektigi monon por la defendo al tiu ĉi larĝega nombro da ekzekutotoj.

[REKLAMO p.3] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 centimetroj. Prezo 1 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O. 27, Colmstr.

— paĝo 4 —

406 — SENNACIULO

Mi vidis formike diskuri la SAT-anojn por esti la heroldoj pri subpremo al laboristoj-ministoj en la Harlana Regiono, Kentuki, Usono. Mi vidis ilin organizi larĝskale k respondece kolektadon. Kolektiĝis groŝo post groŝo da ĉia monspeco. Pluvis poŝtmandatoj al:

Herbert Mahler. Sekretary General, General Defense Committee. 555 West Lake St. Chicago, Ill. Usono.

Ĉu tio fariĝos realo? Ĉu la tutmonda solidaro estas tiom forta? Mi ne dubas! Vi helpos por haltigi la trafluigon de mortiga kurento. Vi ne permesos rosti sur elektra seĝo 36 laboristojn! Monon sendu rekte al la Defendkomitato. Informu min pri viaj faroj. Mi informos per „S-ulo“ pri tiu ĉi granda atenco kontraŭ laboristoj. 1307, Nov-Jorko.

POR NIA MEDITO.

Plenscie akcepti la batalon, kiam tio estas profita al la malamiko k ne al ni, tio estas krimo; k ili estas malŝatindaj revoluciuloj, tiuj, kiuj ne scipovas zigzage, kontrakte, kompromise procedi por eviti malavantaĝan batalon. Lenin.

Iu avangardo sola ne povas venki. Tio estus ne nur stultaĵo, sed krimo, ekbataligi sian avangardon sola en decida batalo, kiam la klaso en sia tuto, kiam la amaso ne prenis pozicion por certa subteno aŭ almenaŭ por favora neŭtralo, kiu igas ĝin nekapabla subteni la kontraŭularon. Lenin.

(El „La Infaneca malsano de l’Komunismo“).


Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!

MI VOLAS SCII…

Lastatempe la gazetoj pli ofte raportis pri la banditoj en la urbegoj de Usono, la t.n. „gangster“-oj. Kiel konate, tiuj uloj postulas de komercistoj k negocistoj impostojn, kiuj sumiĝas ĝis 20 % de l’enspezoj. Kiu ne regule pagas tiun tributon, estas minacata, prirabata aŭ eĉ mortpafata. La „gangster“-oj ankaŭ atakas strikantajn laboristojn k entute estas aĉeteblaj. Aliaj banditoj kontrabandas alkoholaĵojn aŭ ŝtelas k rabas en bankoj k juvelejoj; ili havas proprajn aŭtomobilojn kun maŝinpafiloj k tre malfacile estas kapteblaj. La polico ŝajnas esti senpova kontraŭ tiuj banditoj, ja altrangaj policoficistoj jam estis aliianciĝintaj kun ili. Kvankam la „gangster“-oj estas konataj personoj, kiuj havas oficejojn kun lertaj advokatoj k libere vivas, oni ne povas subigi ilin. Dum la nuna krizo ili eĉ iĝis pli arogaj k plialtigis siajn postulojn. Ili „laboras“ per la plej modernaj rimedoj. En vendejoj, kies posedantoj rifuzis doni depagojn, ili elverŝis malbonodoron (ĥemian preparaĵon), kiu neuzebligis ĉiujn varojn k la tutan meblaron. La policprezidantoj nur promesis kontraŭbatali tiun turmenton, sed ili ne sukcesis.

Mia demando tekstas: Kiel sintenus tiuj banditoj, se en Usono estus konstruota socialismo? Ili ja ne reprezentas socialan elementon k adaptiĝas al nenia ordo. Oni ne rediru, ke ĉiuj krimoj estas kaŭzitaj de la kapitalisma sistemo, ankaŭ tiuj de la nomitaj banditoj. Tio estus tro simpla klarigo. Kiel oni agus en Sovetio kontraŭ tiaj banditoj, se ili tie ekzistus? Mi deziras, ke la respondontoj pritraktu la temon laŭ psikologia vidpunkto. F. S.

* *

[REKLAMO p.4] GEKAMARADOJ! Aĉetu ĉiujn de vi bezonatajn esperanto-librojn, gramatikojn, vortarojn, legolibrojn ktp. NUR ĉe la ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstrato 1, Leipzig O. 27.

La klasbatalo tra la mondo

La ĝenerala striko en Barcelono.

Por helpi al politikaj enkarcerigitoj, kiuj protestis per malsatostriko kontraŭ sia sorto, la loka Federacio Sindikatara (anarko-sindikatista) proklamis la ĝeneralan strikon la 3-an de septembro sen fiksita daŭro. La sindikata ĵurnalo „Laborista Solidaro“ tiam estis konfiskata en la laborejoj mem, sed kelkaj pakaĵoj evitis tiun sorton k povis esti distribuataj en la urbo. Aliparte flugfolioj konigis la strikordonon, kiu krome buŝe estis transdonata de la delegitoj el fabrikoj k konstru-laborejoj. La movado ekfunkciis mirinde. Neniu aŭtobuso, neniu tramo, neniu luaŭtomobilo en la stratoj. Fabrikoj k laborejoj estis forlasitaj. La grandaj magazenoj fermis siajn montrofenestrojn; la komercon tenis nur la etbutikistoj.

La unuaj kunpuŝiĝoj kun la polico k pafmortigoj okazis, kiam la policanoj ŝirmis strikrompantojn. La samo ripetiĝis kelkajn horojn pli malfrue, kiam la strikantoj volis respektigi la strikordonon. Policaŭtomobiloj kun pafpreta trupo trakuregis la stratojn. La lab.amasoj estis en la stratoj; ili estis dispelataj, sed ĉiam rekolektiĝis. En la nokto mankis plene la gaso; la elektro same en multaj stratoj. Nur por kelkaj ĉefstratoj la estraro sukcesis certigi la lumigon.

La duan tagon la situacio restis neŝanĝita. Sentiĝis malbonodoro de l’neforigitaj stratoj balaaĵoj sub la suno. Nur unu oficiala gazeto aperis. De laborista flanko bedaŭrinde nenio estis publikigata pri la paso de l’movado. En la sindikatejoj regis granda viglo. Tagmeze la konstruo de l’konstrulaborista sindikato estis sieĝata de l’polico. Ekokazis pafado. Fine kun helpo de soldataro la policanoj sukcesis kapitulacigi la sieĝitojn post preskaŭ 4-hora batalo, k ĉi tiuj estis malliberigataj sur militŝipo.

En la fino de tiu tago la loka Federacio opiniis la celon de l’striko atingita k decidis post longa diskutado rekomencon de l’laboro por la sekvanta tago. Tiumomente la Federacio kredeble ankoraŭ ne sciis pri la nombro da mortigitoj k vunditoj, k certe ne povis antaŭvidi la buĉon al 5 arestitoj, kiuj perdis la vivon ĉe la policprefekteja pordo, sub preteksto de forkurprovo.

La 5-an de sept. preskaŭ ĝenerale la laboro estis rekomencita k la striko tiel finiĝis. Sindikatisto.

La mizeriĝo de l’ministaro en Germanio.

Dum la lasta jardeko la nombro de l’germanaj ministoj malplialtiĝis je preskaŭ 700 000. El 1 200 000, kiuj ekzistis en 1921, restis hodiaŭ nur proksimume 500 000. En la Rur (Ruhr)-baseno el 240 000 ministoj 85 000 estas senlaboraj. La deputito Huzeman (Husemann), kiu konigis tiujn nombrojn ĉe minista kunveno en Boĥum, aldonis, ke la meĥanikigita produktado reprezentis, en la jaro 1930, 83,8 % el la tuta mineja produktado. Li opinias, ke la sola rimedo por kontraŭbatali tiun situacion, estas sistema reduktado de l’labordaŭro.

La 40-hora laborsemajno.

En la grandaj industriaj landoj, kiel Anglio k Germanio, oni serioze okupas sin en laboristaj rondoj pri la problemo de l’40-hora laborsemajno. La Kongreso de l’Libera Sindikataro Germania, kiu okazis en Frankfurto, ekzamenis tiun demandon k konkludis al la neceso de tiu paŝo. Unu delegito konstatis, ke, se tiu ĉi instalo tuj realiĝus, ĝi permesus al 800 000 senlaboruloj tujan okupiĝon. Kompreneble per tio stariĝas kiel plej malfacile solvebla problemo la salajra demando, ĉar ne multaj entreprenistoj certe konsentus pri konservo de l’nunaj salajroj ĉe malpliigo de l’labortempo.

La Kongreso de l’Britia Sindikatara Unuiĝo siaflanke voĉdonis rezolucion, en kiu ĝi insistas, rilate la labortempon, ke la laborsemajno estu limigata al maksimumo de 40 horoj. Ĉi tiu kongreso akceptis ankaŭ rezolucion, kiu kontraŭbatalas la proponojn pri redukto de l’subvencio al senlaboruloj k pri pli forta partopreno en la pago de l’laborantoj al tiu subvencio. P. P.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 407

DISKUTEJO:

Ĉu seksa interrilato kun antisemitoj k semitoj?

Kun scivolo mi rigardis al negro, kiun mi dum mia vivdaŭro la unuan fojon en realo ekvidis. Miaj okuloj sekrete sekvis liajn movojn, tro volonte mi estus parolinta kun li, sed al mi mankis la necesa kuraĝo por paŝi antaŭ lin k prezenti min al li kiel homo k frato.

Tiu unua renkonto postlasis al mi bonan simpation al negroj. Jam pasis multe da tempo k mi havis okazojn renkonti negrojn, sed neniam mi cerbumis pri ili, kvankam mi ofte legis pri rigoraj punoj, eĉ linĉoj al indiĝenoj, se ili nur, laŭ onidiro de blankulino, estis sekse perfortintaj ŝin. Okazis foje ie fervojista renkontiĝo esperantista: ni promenis sur strato, jen ni renkontis negron. Ni esperantistoj tuj simpatie parolis pri li, ni eĉ alparolis lin, sed li komprenigis al ni, ke li scipovas la rusan lingvon. Inter ni ĉeestis fraŭlino, kiu ege koleris pri la negro, kvankam ĉi tiu tute ne konsideris ŝin; ŝiaj vortoj k mieno estis malbonaj. Mi restis silenta k pensis mian parton.

Denove pasis tempo, mi preskaŭ tute forgesis pri la okazintaĵoj, ĝis antaŭ kelkaj tagoj diskuto pri la rasa problemo k seksaj interrilatoj kun blanka, negra, hinda, juda ktp rasoj memorigis miajn pasintajn pensojn k instigis min diskut-proponi tiun temon al „S-ulo“ k la SAT-anaro. Kiel scienculoj diverse esprimas siajn opiniojn por k kontraŭ seksa ras-interrilato, tiel verŝajne la SAT-anara opinio estas diversa. Ekz. miaj kunlaborantoj multe klopodis por pruvi al mi teorie la malutilon pri tia seksa interrilato. Kelkaj eĉ opiniis, ke blankhaŭtulo ja tro baldaŭ devus morti, se li edziĝus kun ĉinino, hindino aŭ eble semitino, ĉar ŝi havas tute alian sangon ol nesemito ktp. Pro tiaj argumentoj blankulo neniam devus edziĝi kun alirasulino. Plie oni nomis al mi scienculon, kiu vivis inter genegroj, enamiĝis al virino el negra gento k gravedigis ŝin. La negra estraro decidis, ke kiam la embrio estos akuŝita, oni tuj mortigu ĝin. Tion sciiĝinte la scienculo petis, ke oni al li donacu vivanta la infanon; la negra estro konsentis. La scienculo ricevis la infanon vivanta. Li transdonis ĝin al edukisto, kiu instruis ĝin ĝis lia plenaĝo. Maturiĝinte li havis ĉiujn malbonajn ecojn kiel sagacajn malicojn, ĉar la plej malbonon la homo pli facile heredas ol la bonon laŭ la opinio de miaj diskutintoj. Iam li faris tro grandan krimegon k oni devis lin malliberigi por vivdaŭro. Nature miaj kunlaborantoj ne esceptis la judojn; nur ilin mem oni devas escepti kompreneble — ili estas katolikaj laboristoj naciemaj!

Mi deziras respondi al tio jenon: Ankaŭ inter geblankuloj troviĝas homoj, kiuj dum seksaj ĝuoj estas sufiĉe varmsangaj, voluptemaj, precipe post ĝuo de sufiĉe da alkoholo, nikotino, abunda manĝado de A-vitaminoj ktp. Tiam ili tro ofte malfidelas ĵurojn, kiujn ili faris dum eklezia geedziĝo, vizitas publikulinojn aŭ seksrilatas kun fraŭlinoj. En tia dilemo tro ofte okazas seksmalsaniĝo. Do la modernaj medicino k malsanulejo devas resanigi tiajn malfidelulojn. Triona elcento ankaŭ inter blankhaŭtuloj estas seksmalsana, sen ke la semitoj infektis nian tro belan haŭtkoloron. Mi opinias, ke semito ankaŭ estas homo kiel ni, li parolas lingvon, legas, regas teknikon, arton, sciencon ktp, do li faras la samon kiel ni; tial li ankaŭ estas inda envieiĝi en niaj aroj, k ĉiuj aliaj argumentoj estas eraraj. Rilate edukadon, oni nepre devus koni la edukiston, liajn ecojn k la metodojn, laŭ kiuj li edukis infanon, — do la supra eksperimento pruvas nenion. Mi lernis en psikologio: la homo ne naskiĝas kiel fripono, sed li povas tia fariĝi en la socio. Mia patro multe drinkegis k fumis; mi kleriĝinte ĉesis trinki alkoholon k fumi nikotinon: do mi ne heredis la plej malbonajn ecojn. Tial mi opinias tute nature k home, se la sorto kunigas semiton kun nesemito. Ruĝulo 7658.

KULTUR-BOLŜEVISMO!

J. Burger (601).

Laŭ la marŝritma germ. melodio: Der Papst lebt herrlich in der Welt.

Nun ĉie aŭdas, legas ni pri „Bolŝevismo“ en Rusi’, ke estas tre danĝera ĝi por monda civilizaci’.

Konstatas multaj kun plezur’, ke alta estas la kultur’ de la germana brav-popol’; por kelkaj estas ĝi idol’.

Sed vidu ĉion kun kritik’: tuj trovas vi, ke en praktik’ plej multo estas ŝajn-kultur’ tre ofte jam karikatur’!

Polica hundo ĉe german’ ricevas pli ol la infan’ de senlabora karbminist’: ĉi ĉio je la nom’ de Krist’.

Mizeras viro de l’labor’, sed alta sum’ por direktor’; por parazitoj grandpensi’, — aprobas ĉion eklezi’.

Sed penas rusa proletar’ nun — post revolucia far’ per Kvinjarplan’, literatur’ por homarinda nov-kultur’!

Kontraŭ la dogmoj

En la n-o 359, en traduko el „Sciencaj bazoj por histori-filozofio“, la aŭtoro, responde al sia demando, ĉu la racio povus influi sur la homojn sufiĉe instruitajn por analizi sian kredon, diras, „ke eminentaj scienculoj akceptas ĉiam kiel nediskuteblajn verojn religiajn legendojn…“ Almenaŭ ne ĉiuj, ĉar mi posedas libron de sufiĉe eminenta angla sciencisto, J. B. S. Holden (Haldane), en kiu li sentime kontraŭas religion. Laŭ tabelo kompilita de prof. J. H. Leuba, psikologo de Brin Mavr kolegio, kredo je dio ekzistas ĉe 50°/₀ da fizik-sciencistoj, 35°/₀ da biologoj, 25°/₀ da sociologoj; kredo je eterna vivo, ĉe 35°/₀ da fizik-sciencistoj, 18°/₀ da biologoj, 20°/₀ da sociologoj. Ĉi tiu tabelo inkluzivas ĉiun gradon de eminento inter la traktitaj kategorioj; oni povas supozi, ke la proporcio de ne-kredo ĉe la plej eminentaj ne malsuperas tiun ĉe la malplej eminentaj.

Ankaŭ la aŭtoro asertas, ke ĉe protestantismo, la koncepto, ke Dio lasis perei sian filon por elaĉeti la pekojn de siaj kreajoj, estas komplete malakceptata, ke „Kristo perdis sian dian originon“. Tamen en la angla protestanta eklezio oni instruas pri la elaĉeto k la dieco de Kristo.

Li ankaŭ identigas la komunismon kun religio. Kial? Ĝi estas bazita sur faktoj videblaj por ĉiu; ĝi ne estas pli religia ol estas bona mastrumado de patrino, kiu atentas, ke estu abundo sen malŝparo k justo inter la diversaj infanoj. La komunismo nur celas pogrande tiajn rezultojn. Se elstariĝis homoj por teoriumi k organize alceli la komunismon, ili estis surteraj k ne imagitaj ĉielaj dioj. Plue, se komparti­anoj akceptas post ekzameno la eltrovojn k direktliniojn de la gvidantoj, kial oni parolu pri „kredo“ aŭ „dogmo“ pli ol ĉe la patrino citita?

Oni ankaŭ legas: „Se la komunistoj estus destinitaj suferi sur iu ajn punkto de l’tergloboj la turmentegojn, al kiuj Nerono kondamnis la kristanojn…“ Ŝajnas, ke la aŭtoro estas tute nescia pri sia temo, aŭ kontraŭkomuniste laŭvole blinda. Almenaŭ ni danku pro lia „boneco“, ke li ne volas la persekutadon al la komunistoj, ĉar ĝi nur povas helpi al la komunismo!… E. K. L.

Ĉu vi ne ankaŭ volas iom helpi en la resanigo de la SAT-financoj? — Do, pagu jam nun vian kotizon por 1932!

— paĝo 6 —

408 SENNACIULO

[BILDO p.6 | 10,6,94,17] Kaplinia desegnaĵo: du junaj figuroj kun flagoj, ĉiu apud kvinpinta stelo kun «SAT», inter ili la granda titolo «JUNULARA-PAĜO» kaj sube «SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.»; subskribo «SAMBS».

JUNULARA-PAĜO

SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.

Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstraße 14 NECKARSULM (Germanio).

Junulara Kunsido ĉe la XI-a SAT-Kongreso

(4-a de aŭgusto 1931).

Ĉeestis 31 Gek-doj el 8 landoj. Prezidis la kunvenon K-do Moravec.

La prezidanto post malfermo proponis, ke oni laŭtlegu la raportojn. La proponon akceptis la kunvenintoj, k ili estis laŭtlegataj. La raporto de K-do Ŝvarc temis pri Junulara Paĝo k pri la Sekcio. Ĝi ankaŭ enhavis kelkajn proponojn de la redaktoro: ke 1) la kunsidantoj elektu komitaton el kapablaj Gek-doj, ne nur bonvolaj, sed ankaŭ kleraj, kiuj prilaboru la edukajn, klerigajn disertaciojn por J. P.; 2) la Sekcio abonu aŭ interŝanĝu aliajn esp. junularajn ĵurnalojn, por ke oni ne estu tute dependa de hazarda kunlaboro; 3) ni devas enketi pri adresoj de junular-organizoj, iliaj presorganoj ktp., por ke ni povu servi ilin mondskale. La tasko de la landaj korespondantoj estas sciigi adresojn al la Sekcio. Ni devas scii, kie k kiam okazos jun.kongreso ktp.; 4) ni pritraktu, ĉu eblas krei specialan bultenon. — Tio ne estis efektivigebla en la lasta jaro. La Sekcio nur ricevas monsumeton de la Direkcio, sed ne havis propran kotizon. Ĉu ni do starigu malgrandan kotizon?

La kunsidantaro poste deklaris sin kontraŭ propra kotizo.

Ĉar K-do Ŝvarc spertis dum la pasinta jaro mankon de iniciatemo k kunlaboremo ĉe la SAT-junularo, li sugestas, ke eble en nacia kadro oni povas krei esp. junular-movadon. En Anglio oni jam ion tian iniciatis. En Germanio oni eldonas monatan infanorganon. Kelkaj K-doj en la kunsido ne tre ŝatis la enhavon de ĉi tiu gazeto. En infana organo oni ne uzu aŭ almenaŭ ne trouzu vortojn kiel „imperiismo“, „ekspluatado“ ktp., kiujn infanoj ne komprenas. Oni klarigu la aferojn tiel, ke ili komprenu ilin.

La konkludo de K-do Ŝvarc do estas, ke ni devas organizi la infanmovadon unue en nacia kadro. Laŭ K-do Ŝvarc nia praktika laboro devas esti intima kunligiĝo kun la junul-amasoj. Ni devas interligi ĉiun al ni atingeblan junulrondon kun tia en eksterlando, al ĝi helpante per tradukservo, perado, lingva instruo. Ni devas proponi helpon al la ekzistantaj infanorganizoj, organizi kolektivan koresp. kun eksterl. infanoj. — Ankaŭ estis raporto de la sekretariino de Brita lab. esp. jun., K-dino E. Wilson, kiu proponas, ke okaze de la venonta kongreso okazu junulara tendaro. Poste ni aŭdis raporton pri „la tasko de la junularo en la klasbatalo mondskala“ de K-do Vetig.

La kunsidantoj tamen opiniis, ke ankoraŭ ne venis la tempo por povi aranĝi la laboron, kiun proponis K-do Ŝvarc. Ili lin reelektis kiel J. P.-redaktoron. Laŭ propono de unu K-dino ni fine decidis aranĝi rond-korespondadon. Ni elektis centran komitaton konsistantan el jenaj Gek-doj: K-do Francisko Moravec, Gross-Ottersleben ĉe Magdeburg, Germ.; Bern. Weber, 15 Minson Road, London E. 9; K-dino A. Duif, v. Spilbergenstr. 22 huis, Amsterdam-W; K-do Francis Paquier, 7, rue Lauzin, Paris XIX. Tiu ĉi komitato kolektos la adresojn de tiuj, kiuj deziras partopreni la rond-korespondadon. Ili kombinos po 5 Gek-doj en 1 rondeto. La unua el tiuj 5 skribas leteron pri iu temo k sendas ĝin al la dua. La dua aldonas sian opinion pri la sama temo k sendas ambaŭ let. al la tria, ktp. Kiam ĝi estos tute rondirinta, la unua skribinto elprenas sian leteron k enmetas novan ktp. Ĉi tio estas la sola praktika rezulto de ĉi tiu kunsido.

La protokolinto: W. P. Roelofs.

Konsidero pri la fakkunveno en Amsterdamo

K-do W. P. Roelofs per sia lasta frazo karakterizis la rezulton de l’Junulara fakkunsido. Tiu rezulto estas ja la plej klara pruvo pri senhelpeco. Kiel disventiĝis la eduka, kleriga laboro farita en SAT?! La ĉeestanta listo dokumentas, ke ne partoprenis novuloj nur, sed Gek-doj estantaj dum jaroj en SAT! — Kion faris la fakkunveno k kion fari ĝi estus devinta?

La plej elementa postulo estas la prezento de tagordo, kiu en tia okazo devas enteni: a) prezenton de raportoj, ties pridiskuton k kritikadon, b) analizon de mondskala situacio k laŭ tio perspektivojn por nia laboro estonta, c) komisiadon al plenumaj funkciuloj. Fakto konata estas, ke la estra posteno de la Jun.Sekcio estas vaka depost preskaŭ unu jaro. El la raporto neniel montriĝas, ke la kunsido elektis estron. La fakkunsido faris bankrotdeklaron per jena konstato: „La kunsidantoj tamen opiniis, ke ankoraŭ ne venis la tempo por povi aranĝi la laboron¹, kiun proponis K-do Ŝvarc.“ Vere, oni devas esti absoluta analfabeto rilate al historio k kompreno pri klasbatalo konstatante, ke en epoko, kiun markas la organizado de larĝaj infan- k junul-movadoj, la tempo ne jam venis por praktika peresp-a laboro! 2) Laŭ diroj de E. Lanti la tasko de SAT estas meti esp-on en la servon de la tutmonda proletaro. Kaj kion faris la Sekcia kunveno? Ĝi evitis ĉian seriozan laboron! Ĝi propone aranĝas ĉenletersendadon k al tiu farso elektas kvarmembran komitaton! La rezulto estas skandala, estas komedia ridindaĵo. Kiaj kaŭzoj postulas ĝin? La kunvenintoj sin trovis sur individua bazo, laŭ la strukturo de SAT. Kiun reprezentis la 31? Por kiuj validas ilia decido?

La fakkunsido nenion diris pri laboro estonta, nenion pri la enhavo de J.P., ĝi ne elektis komitaton por klerigaj disertacioj, ĝi ne difinis funkciulojn! Ĉu tio signifas, ke la Sekcio falu en letargion? Neniam! Se tia estus la ĝenerala opinio, vere tiam la Sekcio estus likvidenda. Jam iu riskas primoki J.P.-on „rifuĝejo, kiun afable starigis SAT“ (tiel)! Mi faris proponojn likvidi la malaktivecon. La fakkunsido, konsistinda el hazarde kunvenintaj, sen multa scio pri sekciaj laboro k taskoj, ilin malakceptis. Miaj proponoj celis doni laboran bazon al la Jun.Sekcio, kiu ĝin, malgraŭ kelkjara ekzisto, malhavas ankoraŭ. Se la J.S. ne volas plenumi specialajn por ĝi taskojn, kial do ĝi ekzistu? Kial do kelkaj laboremuloj malŝparu siajn fortojn k energion en ŝajnformaĵo kiel J.S.? La Amsterd. fakkunsido ne kapablis inde taksi la seriozon de laboro. Tial mi vokas al ĉiu kunlaborema K-d(in)o: kritike traktu ĉi subajn proponojn pri konkretaj faroj, kompletigu ilin laŭpove, k se al vi ŝajnas, ke la J.P. devas k povas labori k vi emas partopreni, do ekinterrilatu tuj kun ni: „Konstatante, ke en fazo de plej akriĝinta klasbatalo, kultura organizo nur povas havi karakteron de pionira taĉmento, ĉar fakta kulturo nur trovos evolu-kondiĉojn en libera lab.kamparana lando, ni konsideras niajn taskojn jene: Al junular-organizoj ekzistantaj revoluciaj ni proponas nian forton k emon kunhelpi al ili per nia speciala fako „tradukado k perado“, celante ĉiel subteni la plirapidigon de revol. renversa procezo. Nia praktika

¹ Mi ne proponis laboron entutan, sed miaj proponoj estis diversaj. Ĉu do por neniu el ili jam venis la tempo? 2) En ĉiuj landoj disvolviĝas organizoj de Ruĝaj Falkoj, Prol.skoltoj, Juna gvardio, Pioniroj k. s.; ĉi lastaj havas 4-milionan anaron en Sovetio!

— paĝo 7 —

SENNACIULO 409

La triumfo de l’alkoholo.

Mi nomas min alkoholo! Mia reĝolando estas la tuta mondo. Kiu egaliĝus min? Kiu estas tiel forta k potenca kiel mi? Mi estas reĝo super la reĝoj, potenculo super la potenculoj. Mia fortego estas neelĉerpebla, mia aŭtoritato senlima. Mi estas venkinta k eksterminta tutajn naciojn, mi entute detruis centfoje pli ol milito, malsato k brulegoj. Mi havas ja tutajn legiojn da adeptoj k adorantoj.

Mi nomas min — alkoholo! Al junulo mi elŝiras la sanon, al virgulino la honoron, al viro la forton, k al virino la honton. Mi faras el homo ŝteliston, falsĵuriston, perfidulon k eĉ mortiganton. Miaj adorantoj k subuloj turmentadas senkompate siajn edzinojn k infanojn, ili suprenigadas manojn kontraŭ siaj patroj k patrinoj. Ekzistas neniaj ordonoj diaj k leĝoj homaj, kiujn ili ĉiutage petole ne transpaŝus k ne surpaŝus.

Mi loĝatigas ne nur malliberejojn, sed ankaŭ frenezulejojn, malsanulejojn k azilojn.

Kio estas ĉiuj kruelaĵoj kompare al mi?

Mi estas pli terurega ol barbara Nerono, pli potenca ol milito k pesto. Mi estas kiel idolo Moloĥo, al kiu oni oferas volonte honoron k havaĵon, edzinon k infanojn, kapon k animon. En mia regno la suno estas neniam subironta.

Mia potenco estas nemezurebla k mia regado severa k tirana. Kiam mi estis eltrovita, oni imagis, ke aperis la fluidaĵo de la vivo, k jen mi estas nur trinkaĵo de la morto k de grandega malfeliĉo por ĉiuj popoloj. Mi promesas plifortigi la animon k mi senkonsciigas k depremas ĝin: mi promesas kontenton k ĝojon — k anstataŭ tio mi kaŭzas interbatiĝojn k perfortojn.

Dum ĥoler-epidemio oni elstarigis min kiel certigan profilaktaĵon¹. Sed eĉ tiam mi trompis la esperon k la ĥolero ensorbis dekfoje pli da drinkuloj ol sobruloj. Mi vestas min en ĉarma vestaĵo; mi vojaĝas tra la mondo sub la bruaj nomoj k mi scias tikli k ĉarmi sentamon. Ekvidu nur diverskolorajn afiŝojn surgluitajn sur la urbmuroj k stratoj. Ekrigardu anoncojn en ĉiutagaj gazetoj k ilustritaj ĵurnaloj, kiuj publikigas mian gloron. Sed ĉio ĉi estas nur mensogo k perfido. Ekrimarku multekostan fluaĵon en pokaloj, kiel ĝi brilas k ŝaŭmas — sed ĉio ĉi estas nur mensogo k perfido!

Rigardu, jen en la foso kuŝas homo. Lia familio atendas lin jam delonge. Li promesis al ĝi iri hodiaŭ post la laboro rekte hejmen, ĉar unu el liaj infanoj estas malsana k luktas kontraŭ la morto. Sed mi lin ne lasis k mi paroletis nur en lian orelon: iru kun mi por iom amuziĝi. Trinku nur unu glaseton. Vi havas ja dome ĉagrenon — k kiom li obeis min! Li jam apartenis al mi. Kiam li vekiĝis k hejmrevenis, lia infano estis jam mortinta.

Ĉu vi vidas tie ĝendarmon k kondukatan tra la stratoj krimulon? Li mortigis sian kamaradon ĝuste ĉe botelo da brando, ĉar ili ambaŭ intermalpaciĝis ĉe kartludo, ĉi tio estas ankaŭ mia afero.

Rigardu ĉi tiun infaneton kuŝantan sur mizera tabullito k suferantan je konvulsio — ĝia vivo estas venenita jam de l’unuaj tagoj, ĉar ĝiaj gepatroj estas miaj subuloj k sklavoj. Ĉi tio estas ankaŭ mia afero.

Observu tiujn ŝanceliĝemajn personojn kun besta vizaĝo k salivaj lipoj, kun okuloj sangumitaj — ĉiuj ili estas miaj sklavoj drinkuloj. En malmola servo ili estas ĉe mi, ĝis sango mi vipas k turmentas ilin.

Ilia ekscitita sango kuris kiel fajro tra la vejnoj. Sed ili devas ĉiam trinki k ekbruligi ĉi tiun internan fajron, inferan fajron. Mi vestas ilin en ĉifonaĵojn, iliajn infanojn mi suferigas per malsato, mi pagas al ili per eterna morto, sed ili ne ĉesas trinki.

Kaj kiu kuraĝus difekti mian potencon, kiu estus kapabla liberigi miajn sklavojn? Ĉu scienco k klerigo? Montru al homoj en kiel eble plej nigraj koloroj la danĝerojn minacantajn al ĉiuj, kiuj uzadas alkoholon. Konfirmu viajn konkludojn per klaraj ciferoj, indiku, ke laŭ sperto k statistiko por ĉiu cento da memmortigoj k por ĉiu cento da frenezuloj venas po 70 drinkuloj, ke el cento da diversaj krimoj 75 sub influo de alkoholaj glasetoj efektiviĝas, ke multe pli frue ol fizikan vivon mi ruinigas eksenton de devo, honto k respondeco. Kia rezulto de ĉi tio? Jen en plej bona okazo kelkaj malfidelaj drinkuloj pripensos la aferon k forĵetos la glaseton por semajno, monato, jaro — pli malofte por ĉiam. Aliaj restas fidelaj al mi.

Mi kondukas miajn sklavojn al pereo k kondamno. Demandu ilin, kiomfoje ili intencis komenci la novan vivon, kiam ili estis vekiĝintaj matene post fordrinkita nokto kun malplena kapo, kun rigidaj vundetitaj pezaj membroj, kun disŝiritaj k malpurigitaj vestoj k kun senmonigita poŝo: Kaj kiam ili denove perlaboris la monon, ili ree apartenis al mi. Mi helpas al ili forgesi la bonajn intencojn. Oni vokas kontraŭ mi policistaron k ŝtatan leĝdonon. Kvazaŭ mi timus tiajn decidojn … Tuŝu min nur iu ajn — k senprokraste ekstaras por mia defendo miloj da batalantoj, en unua vico grandaj taĉmentoj da brand- k bierfaristoj, drinkejestroj, restoraciistoj k drink-industriistoj, kiuj per sia veplendo plenigadas la tutan mondon.

Laŭvere — neniu en la mondo posedas tiom da amikoj sindonaj kiel mi. Tial mia potenco estas grandega, mia regado nevenkebla. Mi ruinigis jam milionojn — k mi ruinigos ankoraŭ pli multe.

Mi estas do ĉiopova, la plej minaca malamiko de la vivo, la plej monstra k terurega tirano.

Mi nomas min — alkoholo!

Prof. Sygnarski (Bydgoszcz). Komunikis K-do 7998.

¹ Antaŭgardilo. — Red.

laboro konsistu el: Intima kunligiĝo kun la gejunul-amasoj; interligo de ĉiu al ni atingebla junularmovado kun tia en eksterl.; daŭra helpado per tradukservo, perado, lingva instruo. Penetrado en la infanaron. Organizado de kolektiva koresp. kun eksterl. infanoj. Lingva instruo, perado (laŭeble infaninterŝanĝo dumferia). Propono de helpo al ekzistantaj infanorganizoj; kie tiaj ne jam ekzistas, klopodi tiajn krei. Favorigi ĉiujn prol.junul- k infan-organojn por esp-o; kreo k pliampleksigo de kadroj da peresp-aj junul-funkciuloj. Objektiva raportado pri laboro farita, cirkonstancoj ktp. Kompilo de adresoj el la jun.-movado tutmonda por prilaborado landskala. A. Ŝvarc.

POR NIA DISTRO

Jen kiel granda eldona firmo el Japanio anoncas la librojn, kiujn ĝi ekvendas:

„La legantoj trovos ĉe ni la sekvantajn avantaĝojn: 1) prezojn tiel favorajn kiel en la loterioj; 2) librojn tiel elegantajn kiel kantistino; 3) presaĵon tiel klaran kiel kristalo; 4) paperon tiel rezistan kiel elefanthaŭto; 5) klientojn traktatajn tiel ĝentile kiel ili estus en ŝipkompanioj konkurencaj; 6) komercaĵojn forsendatajn tiel rapide kiel pafilkuglo; 7) pakaĵojn pritraktitajn kun tiom da zorgo kiom tiu, kiun donadas amanta virino al sia edzo.“

Korektoj.

Ĉar antaŭ rericevo de l’redakciaj korektoj la kompostaĵo por n-o 362 estis prenita en la maŝinon, troviĝas en ĝi pluraj korektendaj preseraroj. Precipe unu parto de la eldono de La Lernanto, nome tiu parto, kiu kun n-o 362 estas liverita al la abonantoj de „S-ulo“, suferis pro tiu afero. En ĝi bonv. legi sur la 3-a paĝo, maldekstra kolono, 2 liniojn super la figuro, la tekston jene: „… la tri blankuloj k la tri negroj, kiuj estas same veturontaj trans riveron nur duope sur malgranda barko, tiel ke neniam unu blankulo restu sola kun du negroj sur la bordo de la rivero. (La kursive presitaj vortoj mankis en la kompostaĵo). Sub „Lingvaj Notoj“ bonv. legi en la 8-a linio la frazon jene: „Neniam estis, nek nuntempe estas.“ Kelkajn liniojn pli sube devas esti „English“ (anst. Englisch).

En n-o 362, p. 390, la unua piednoto estas malĝusta, tiusence, ke ne temas laŭ la ideo de Ŝa (Shaw) pri simila (do kvinjara plano) por Britio, sed pri la nuna plano, t. e. pli kompreneble dirite, la nuna sistemo reganta en Britio, kiu ja fakte ne havas planon, sed estas senplana k ĥaosa.

— paĝo 8 —

410 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Tra la Esperanta Gazetaro

Nin trafis kelkaj ekstereŭropaj gazetoj. La Suda Kruco, aperanta en Aŭstralio, kvankam modest-aspekta, estas sufiĉe interesa k bonredaktata gazeteto. Sed ŝajnas, ke la redaktoro atribuas al la neŭtrala semajna gazeto „Heroldo“ iom tro da kvalitoj: li diras, ke tiu gazeto cirkulas en sep kontinentoj! Oni instruis al mi en la lernejo, ke ekzistas kvin kontinentoj, sed povas esti, ke en Aŭstralio oni kalkulas ankaŭ la nordpolusajn k sudpolusajn glaciaĵojn kiel apartajn kontinentojn. Fakte ekzistas tie iom da tero; sed mi forte dubas, ke en tiuj „kontinentoj“ iu esp. gazeto havas eĉ nur unu abonanton. — Amerika Esperantisto, aperanta en Usono, grandparte anglalingva, eldonis specialan n-on ekster la serio: „La Juna Amerikana Esperantisto“ kun multaj instigoj al la junularo: vere pionire oni klopodas en usonaj espistaj rondoj konkeri la plej junajn. Tiu lasta eldonaĵo ankoraŭ ne estas definitive certigita, sed ekzistas la intenco ĝin aperigi ¼-jare. — Pri la viglaj aziaj gazetoj (en Japanio, Ĉinio) parolonte aliam, ni turnu nin al Eŭropo. Jen la Iberia Esperantista Revuo, eldonata dumonate en Barcelono: sur la titolpaĝo de ĝia dua n-o ni legas entuziasman saluton al la nova Respubliko, kiu „pace stariĝis k grandanime pardonis la kulpojn de unu el la plej fiaj monarkioj iam ekzistintaj“. Bedaŭrinde, kara redakcio, tia „grandanima pardonado“ ne ĉiam estas ĝustaloka k povas eĉ tre malutili al la afero, al kiu vi servas… Holanda Esperantisto raportis sufiĉe detale pri nia XI-a Kongreso, k ĝia raporto eĉ estis riĉe ilustrita; en alia n-o iu partopreninto skribas pri la Krakova (neŭtralula) kongreso jenajn notindajn konsiderojn: „Estas bedaŭrinda fakto, ke la nombro de ĉeestantoj en tiuj laborkunsidoj (nome ĉe la neŭtrala kongreso — Red.) estas nur tre malgranda. Kaj apenaŭ oni povas malpravigi la kongresanojn, kiuj preferas vagi en la urbo aŭ fari ekskurseton, ĉar verdire granda parto de tiuj laborkunsidoj estas sufiĉe seninteresa. Kaj mi antaŭvidas, ke tiuj kunsidoj senhomiĝos pli k pli, se la estraroj ne sukcesas trovi vere interesajn temojn por ili.“ Kia konfeso! Oni komparu kun tio niajn SAT-kongresojn, en kies laborkunsidoj la multnombraj ĉeestantoj disciplinite restas ĝis la fermo, eĉ se kunsido daŭras ĝis preskaŭ noktomezo! Sed kompreneble, al la SAT-anaro ne mankas temoj. Pri la vivo mem de nia organizo ja temas en niaj debatoj, k ĉiu sincera K-do arde batalas por ĝi en niaj kongresoj.

Jam ni trovis raporton pri nia Amsterdama Kongreso en kelkaj LEA-gazetoj. La unua gazeto, kiu fruntpaĝe raportis pri ĝi, estis la organo de l’Nederlanda LEA, „Laborista Esperantisto“, kies redaktoro mem loĝante en la kongresurbo, sukcesis rekorde pretigi k presigi sian raporton jam antaŭ ol la kongresintoj disiris! Ili tiel povis ricevi eĉ ekzempleron de tiu ĉi n-o en la kongresejo mem dum la lasta kongresa tago. — En la n-o 7 de la Bulteno de Brita LEA (The Labour Esperanto Bulletin), kiun redaktas K-do Stej, troviĝas objektiva raporto en angla lingvo; cetere la tuta Bulteno estas anglalingve redaktita k aperas ĉiumonate. En La Socialisto (sept.), la organo de l’Aŭstria LEA, la raportanta g-K opinias en la fino de sia raporteto, ke „ĉiu klarvida homo devas konstati, ke la esp-movado ne havas ian ekskluzivan pozicion socian, ke ĝi ne povas sukcesi tion, kio sukcesis ĝis nun al neniu branĉo de la lab.movado: koncentrigi ĉiujn tendencojn en konkorda kunlaboro.“ Do, vi, SAT-anoj en ALLE, kiuj vi akceptis la Statuton de SAT, k vi, ceteraj legantoj de „La Socialisto“, al kies klarvido sin turnas la raportanto, kion vi pensas pri tiu opinio? Mi ne dubas, ke tiu vere SAT-aneca spirito, kiu estas bazita sur toleremo k kompreniemo rilate al la diverstendencaj opinioj, estas pli forta k pli potenca ol tiu — cetere ne la unuan fojon aŭdita — voĉo kontraŭ organiziĝo supertendenca en „La Socialisto“!

N. B.

Esperanto ĉe revoluciaj studentoj en Hispanio.

Al Zamoro areto da junuloj studantaj en la Madrida Universitato k ĝia Medicina Fakultato venis por somera ripozo; nun viglas inter ili la revoluciaj inklinoj, k ni revol.esp-istoj ne perdas la okazon por inokuli la esp-an ĝermon inter ili. Mi kiel esperantist-komunista studento jam kredigis al multaj, ke plena revolucio sen esp-o estas falsaĵo. Mi klarigis la kialojn k ili jam komprenis la bezonon de nia „sennacieca“ lingvo. Videbla pruvo estas, ke ĉi tiuj studentoj antaŭ nelonge komencis eldoni ĵurnalon k entuziasme konsentis, ke ĝi enhavu esperantan fakon sub la titolo „Vejno esperantista“. La redaktoro jam duone scipovas esp-on k preskaŭ ĉiuj interna kunlaborantoj okupiĝas serioze pri ĝi (kvankam eksteren ili ankoraŭ ne kuraĝas pritrakti la aferon). Ambaŭ movadoj, la esp-a k la komunista, iras ĉi tie kune tra la samaj reloj. Ĉiulandaj K-doj, konigu esp-on inter la rev. studentaro.

A. Hernandez (Hispanio).

MEMORNOTO

Pri la SAT-Kongreso raportis: Oberfränk. Volkszeitg., Hof, 1. 9.; Le Peuple, Bruselo, 19. 8.; Schwäb. Tagwacht, Stuttgart, 27. 8.; Volksstimme, Hagen, 22. 8.

Priesper. artik. k notojn enhavis: Münchener Post, 2. 9.; Sächs. Arb. Ztg., Leipzig, 1. 9.; Volksztg., Düsseld., 25. 8. (kun foto); Signalen, Stokh., 3. 9.; Le Prolétaire, Liège, 23. 5.; L’Avenir Socialiste, Lyon, 29. 8.; Travail, Lyon, 5. 9.; L’Effort, Lyon, 5. 9.; L’Unité Ouvrière, Paris, 1. 9.; L’Eclaireur du Soir, Nice, 30. 8. (pri „Vortoj“ de K-do Lanti); Le Populaire, Paris, 10. 9.

En flugfolio de l’Germana Senlaborula Asocio (Berlin), membro de l’Internacia Senlaborula Federacio, estas dirite, ke ĝia kongresa lingvo estas esperanto.

NIA POŜTO

17231. — Urĝajn anoncojn oni ĉiam sendu al la Red. en Parizo, la monon al la Adm. en Lajpcigo.

12295. — Ĉe ĉiuspecaj demandoj al la Administracio oni nepre almetu afrankon por la resp., aliel ni ne resp. Adm.

13607. — Ni uzos vian artik. tuj kiam eble. Ni ĉiam ĉi tie resp., se la aŭtoro petas tion, sed ni ne povas malŝpari lokon por sciigi pri la sorto de ĉiu materialo ricevata. Ni tiam bezonus ĉiusemajne unu kolonon. Pri la „fakpaĝoj“ la koncernaj redaktoroj respondecas mem.

17117. — Aperos via artik.

17030. — Ni volonte enmetus vian artik., sed estas en ĝi kelkaj esprimoj, kiujn ni ne komprenas; ekz., kion signifas „Kvarkonvecio“? Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

GERMANIO

Viglan koresp-adon garantias 5 K-doj pri ĉ. temoj, kĉl, kun perf. esp-istoj. Adr.: H. Ruddat, Witthausstr. 31, Dortmund-Aplerbeck.

3 socialistaj junuloj (17—19 j.), kĉl, pri ĉ. temoj. Adr.: Erwin Ebermann, Rauhentalstr. 30, Meissen-Sa.

K-do Herbert Domaschke, Karlsruher Str. 19, Dresden A 40, interŝ. PM, kĉl, en ĉ kvanto j. Resp. garantiata. Alia koresp-ado nedezir.

NEDERLANDO

Senlabora kukbakisto (fraŭlo. 24 j.), serĉas laboron en kukejo aŭ alian en Holando k eksterlando. Adr.: K-do H. A. Kroonder, Hoofdweg 311, Amsterdam.

SVEDIO

Nia novfondita klubo aranĝos letervesperon, la 22. 10. Gek-doj ĉl., sendu senprokraste L, PK, PI. Resp. gar. Adr.: R. E. Eriksson (16951), Nimrodsgat. 2/III., Värtan.

ENHAVO

paĝo
Pri la kvinjara plano 403—404
El Hispanio 404—405
Publika alvoko el Usono al la SAT-ANARO 405—406
Por nia medito 406
La klasbatalo tra la mondo 406
Mi volas scii 406
Diskutejo 407
Ĉu seksa interrilato kun antisemitoj k semitoj? 407
Kultur-Bolŝevismo 407
Junulara Paĝo 408
La triumfo de l’alkoholo 409
Por nia distro 409
Tra Esperantio 410

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 365, 1-a de oktobro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 30,4,68,14] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.

8-a JARO, N-o 365 — LEIPZIG, 1. / 10. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

Kiun direkton sekvos la laborista movado en Hispanio?

Estas nekontestebla fakto, ke la revolucio en Hispanio, kiu renversis diktatorecon k monarkion, kiom ajn orde, trankvile k sensange ĝi okazis, estigis en la popolamasoj profundan agitiĝon, kies vibrado postdaŭras k ne tendencas ekripozi nuntempe. Kun la stariĝo de la hispana respubliko prezentiĝis antaŭ la hispaniaj laboristaj organizoj gigantaj taskoj, laŭ kies parta aŭ kompleta plenumado estas permesite al ni mezuri influon, lerton k kapablon de tiuj unuiĝoj k de iliaj gvidantoj en la klasbatalo. Precipe tiuj konsideroj valoras por la multanara, preskaŭ milionon da membroj havanta revoluciema sindikatounuiĝo (kun anarko-sindikatista tendenco), la „Nacia Konfederacio de Laboro“ (N.K.L.). La momento estis veninta por ĝi, por elmontri sian batalan kvaliton, por pruvi, ke ĝi estas kvalifikita por konduki la bataleman laboristaron al la definitiva venko super la burĝa klaso, al la triumfo de l’Socia Revolucio.

Depost la 14-a de aprilo, tago de la stariĝo de l’respubliko, la popolamasoj atendadas streĉe, pretigas sin por batali, febras por realigi tion, kion ili esperas. Oni povus montri al la multnombraj okazaĵoj post tiu 14-a de aprilo, kiuj atestas pri la revoluciema spiritostato de l’laboristaj amasoj en Hispanio; multajn tagojn en la kalendaro ni povas signi per ruĝa kruceto, en kiuj okazis sangaj kunpuŝiĝoj kun la gardantoj de l’nuna sociordo, kun la polica aparato de la nova registaro, aŭ kiuj estas signitaj per spontaneaj ekagoj kontraŭ la plej distingaj reprezentantoj de l’kontraŭrevolucia movado, la pastroj k la aristokratoj. Ni vidis ĉi tiujn lastajn ja reorganizi sin, defendi siajn fiajn interesojn, k ni scias, ke ili ne perdis la esperon iun tagon denove supervenki en la politika batalo. Ni devus signi ruĝe ankaŭ tiujn multajn tagojn, en kiuj la laboristoj strikbatalis por siaj ekonomiaj depostuloj. Strikoj eksplodis ĉi tie k tie en senĉesa sinsekvo, k ili havis plej ofte ne nur simplan ekonomibatalan karakteron, sed elstarigis ankaŭ la politikajn bataldevizojn.

[BILDO p.1 | 35,46,58,75] Desegnaĵo: amaso da homoj kun levitaj brakoj kaj flagoj, en dinamika, agitita kunpuŝiĝo.

En tiu ĉi momento, en kiuj multaj okuloj, esperplene k konfide, precipe en Katalunio, estas direktitaj al la Nacia Konfederacio de Laboro, plireliefiĝas en ĉi tiu potenca sindikataro mem lukto inter du tendencoj. Unu moderema, kiu volas batali laŭ leĝa maniero, k alia ekstreme radikala, tiu, kiu esence plej ĝuste respondas al la ĝisnuna sinteno de tiu Sindikata Unuiĝo, al ĝia anarkista idealaro k al ĝiaj ĝisnunaj kongresaj decidoj absolute senkompromisaj. En tiu ĉi senco estis redaktita proklamo, kiun ĝi faris ĉe stariĝo de la respubliko: „La respubliko estas nur la komenco de movado, kies finpunkto estas la socia revolucio.“

Kaj nun ni vidas, kiel 30 aktivaj membroj de la N.K.L., ĉefoj de l’organizo, publikigas Manifeston, kies ideoj formas kontraston kun la malnovaj konceptoj de l’Konfederacio. Estas eminentaj gvidantoj inter la subskribintoj: Klara, Pejro, Pestana. Precipe ĉi tiu lasta estas bone konata k estimata pro sia kuraĝa sinteno kiel batalanto en la pasinto, k ĝia nuntempa moderemo estas akre atakata k kontraŭbatalata de la pli radikalaj sindikataj elementoj, kiuj formas la plimulton, de sindikatistaj funkciuloj, kiuj cetere ricevis laŭ regula maniero siajn mandatojn de siaj organizoj. En la lasta Katalunia regiona kongreso de l’N.K.L. la redakcio de „La Laborista Solidaro“ (Solidaridad Obrera) estis tre severe kritikata de la plimulto de l’kunvenintoj, ĉar ĝi ne prenis la energian sintenon, kiun ĝi konvene devus preni antaŭ la katalunista politiko, k precipe pro tio ke ĝi restis muta rilate al la elektopropagando farita ĉirkaŭ la Kataluna Regularo.¹

Ni volas nun montri per citoj de partoj el la menciita Manifesto, kia estas la sinteno de la moderaj elementoj en la anarko-sindikatista Konfederacio, sinteno, kiu forte ekscitis la pasiojn en la vicoj de l’N.K.L.-anoj k kiu estis multe komentata en la granda hispania ĵurnalaro, interalie ankaŭ en la socialistaj ĵurnaloj, kiuj kun la kontento notas, ke „se la N.K.L. en Katalunio volus doni al la respubliko la saman saĝan apogon, kiun donas al ĝi la Ĝenerala Unuiĝo de Laboro (la socialist-tendenca sindikat-unuiĝo — Red.) en tuta Hispanio, la nuntempaj problemoj povus likvidiĝi per inter-

¹ Pri ĉi tiu Regularo legu en la antaŭa n-o de „S-ulo“ („El Hispanio“). — Red.

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

konsento sen timo pri malordoj por la lando.“ Ni publikigas el la nomita Manifesto nur la ĉefajn karakterizajn partojn, ĉar plena represo forprenus tro da spaco en nia gazeto.

Post konstato de la faktoj: forkuro de l’reĝo, eksporto de l’kapitaloj, honta k aroga spekulacio de l’plutokratoj, bankieroj, financistoj, kiu sekvigis teruran senvaloriĝon de l’peseto k de l’ landa riĉo ĝis 50% k estigis teruran ekonomian krizon, la aŭtoroj diras: „Kaj flanke de ĉiuj malfeliĉoj, kiujn suferas la popolo, oni rimarkas la indulgemon de l’registaro k ties procedojn konformajn al la litero de la leĝo. Ĉiuj ministroj, kiuj fariĝis tiaj per la Revolucio, malkonfesis ĝin, alkroĉiĝante al la laŭleĝeco kiel molusko al la roko; ili elmontras nenian energion krom se temas pafmortigi la popolon. Nome de la Respubliko, k laŭdire por defendi ĝin, oni utiligas la tutan registaran aparaton de l’subpremo k oni verŝas ĉiutage la laboristan sangon.“

Post pliaj riproĉoj al la registaranoj oni legas jenon: „Ĉio, konsekvence, konfirmas, ke venis la momento, kiam la lando devos fari decidojn, por savi la Revolucion, k savi sin mem. La historio asertas, ke la revolucioj ĉiam estas faritaj de maltimemaj malplimultoj, kiuj ribeligis la popolon kontraŭ la konstitucia potenco. Sufiĉus, por komenci, supraja preparado de kelkaj atak-elementoj. La triumfo de l’revolucio dependus de la valoro de kelkaj individuoj k de l’duba interveno de la amasoj, en la momento, kiam ĉi tiuj estos en la strato. . . .

„ . . . Oni konfidas ĉion al la hazardo, oni atendas la neantaŭviditon, oni kredas al la miraklo de l’sankta revolucio, kvazaŭ la revolucio estus panaceo, k ne doloriga k kruela ago, kiun la homo devas plenumi per la suferoj de sia korpo k la doloro de sia spirito. Tiu ĉi falsa koncepto pri la revolucio naskiĝis el la pura demagogio de l’partioj, kiuj dum ĉi tiuj lastaj jardekoj provis k sukcesis atingi la regpovon; k kvankam tio aperas paradoksa, ĝi trovas defendantojn eĉ inter niaj kunbatalantoj. Kontraŭ tiu ĉi koncepto trosimpligita pri la revolucio, kiu kondukus nin al respublika faŝismo, maskita sub la frigia ĉapo², sed tamen faŝismo, troviĝas la alia, la unusola, la vera k sole praktika, kiu direktos nin nepre al nia fincelo. Ĉi tiu volas, ke la preparado ne estu sole akcelata de kelkaj harditaj k batalemaj elementoj, sed ke oni okupu sin same pri la moralaj faktoroj, kiuj hodiaŭ estas la plej fortaj, plej detruaj k plej malfacile venkeblaj. La revolucio ne devas kalkuli ekskluzive je la aŭdaco de malplimulto pli malpli decidema, sed je movado, kiu disvolvos la spiriton de l’amasoj de la laborista klaso k kondukos ĝin al la definitiva liberiĝo, sub la gvidado de l’sindikatoj k de l’Nacia Konfederacio de Laboro, kiuj difinos la agadon, la manieron k la favoran momenton por la revolucio. . . .

„Ni estas revoluciuloj; sed ni ne kulturas la miton pri la revolucio. Ni volas, ke la kapitalismo k kun ĝi la ŝtato, ĉu ĝi estas ruĝa, blanka aŭ nigra, malaperu, ne tamen por esti anstataŭigata per alia, sed por ke la organizita laborista klaso, post finfaro de la ekonomia revolucio, povu malhelpi la restarigon de ĉiu povo, kiu ajn estu ĝia koloro. Ni volas revolucion devenantan el la fundo de l’popolo, kiel tiu, kiun oni estas forĝanta hodiaŭ, k ne tiun, kiun oni prezentas al ni, reprezentatan sole de kelkaj pretendemaj individuoj, kiuj fariĝos fatale, kiuj ajn estu iliaj nomoj, diktatoroj, la sekvantan tagon post sia triumfo. Ke ĉiuj kunbatalantoj komprenu, kiaj estas la respondecoj en la escepta momento, kiun ni travivas. Ke ili ne forgesu, ke la revolucia agado povas nin konduki al la triumfo, ke se ni ne triumfas, ni devas fali digne, sed ke la revoluciaj penadoj izolitaj kondukas nur al la reakcio k la venko de l’ demagogoj.“

Ne povas esti nia tasko esplori, ĉu la tiel averte parolantaj personoj pravas aŭ ne. Konigante tiujn faktojn, ni nur deziras altiri la atenton de la legantoj al la evolua procezo, kiu fariĝas en la interno de grava laborista organizo staranta en la batalfronto k kiu ne povas resti seninflua sur la estontan disvolviĝon de la laborista movado en tiu lando.

Laŭ diversaj fontoj kompilis N. B.

² Ruĝa ĉapo, signo pri libero. — Red.

[REKLAMO p.2] Se vi bezonatajn esperantaĵojn, librojn, broŝurojn, lernilojn ktp. aĉetu ekskluzive ĉe la ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstrato 1, Leipzig O. 27.

Pri la kvinjara plano

AL LA SOCIALISMO AŬ AL LA FARAONISMO?

(1-a daŭrigo. Vd. la antaŭan n-on.)

La triumfo de la opozicio.

La ekzilitoj havis du punktojn en sia programo:

Disvastigo de la industrio;

Batalo kontraŭ la kulako.

Pri tiuj du punktoj, ili estis abundege kontentigataj.

Por la disvastigo de la industrio okazas la starigo k la efektivigo de la kvinjara plano. Por la batalo kontraŭ la kulako okazas la anstataŭigo de la individua kamparana entrepreno per la „sovĥozoj“ k la „kolĥozoj“ (kolektivigitaj bienoj).

Kvazaŭ la sovetia popolo atendis nur signalon, ĝi sin ĵetegis sur la du vojojn, kiuj estis ĵus al ĝi malfermataj.

La pligrandigo de la industria produktado antaŭvidita de la kvinjara plano estis grandega: temis pri tio pligi dum kvin jaroj la ŝtonkarban produktadon de 35 milionoj da milkilogramoj ĝis 75 milionoj, la fandaĵan de 3 milionoj k duono ĝis 10 milionoj, la elektr-energian de 5 ĝis 22 miliardoj da kilovat-horoj; entute, la produktado devis proksimume esti kvarobligata; en fino de 1933, U.S.S.R. devis esti fariĝinta la plej grava produktanto de karbo post Germanio, Usono k Anglio. Nu, la antaŭviditaj nombroj estos certe, entute, atingataj; en iuj produktfakoj, ili estos eĉ sendube traf­itaj post kvar jaroj¹.

Koncerne la „kolektivigon“ de la bienoj, la rapido de ĝia ritmo superis multe pli ankoraŭ la antaŭkalkulojn. De ĝia komenciĝo ni montris (vidu „Proleta Revolucio“ de 15. dec. 1929), ke ĝia komenca irmaniero pruvis, ke temis tie pri ekstreme profunda fenomeno, pri vera dua revolucio. Tio estis speciale konfirmita de la fakto, ke, kiam la homo, kiu permesis ĝian ekfunkciiĝon, provis ĝin haltigi, aŭ, almenaŭ ĝin moderigi, li ne sukcesis en tio. La fama artikolo de Stalin en la Pravda (vidu „Prol. Rev.“ de 1-a de aprilo 1930) kontraŭ la malmoderoj de la kolektivigantoj ŝajnis antaŭludo al nova „vojturniĝo“. Oni rakontas, ke tia estis efektive la intenco de Stalin, sed ke la elementoj, sur kiujn li intencis sin apogi, lin perfidis k li troviĝis tiel sola kontraŭ siaj malnovaj amikoj, unuavice Molotov, kiuj volis daŭrigi la komencitan verkon, k kiuj Stalin estis devigata sin klini. Ĉiuokaze, ĉu Stalin malsukcesis en sia „vojturniĝo“, aŭ ĉu li ne intencis ĝin fari, la fakto estas certa: la „vojturniĝo“ ne okazis. La kolektivigo de la bienoj daŭradis kun pli k pli vigla rapido: en la grenaj regionoj, 50% el la bienoj nun estas kolektivigitaj; la prisemadoj al la kolĥozoj k sovĥozoj, kiuj laŭtakse estis atingont-

¹ Oni kontraŭdiskutas, ke kelkaj laboraĵoj, antaŭviditaj en la Kvinjara Plano, ne estis realigataj, k ke aliaj, ne antaŭviditaj, devis, male, urĝe esti efektivigataj. Ĉikanoj estas tio! La grandec-grado de l’efektivigoj estas senproporcia kun la grandec-grado de la eraroj.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

aj nur 20 milionojn da hektaroj je la fino de kvin jaroj, atingas jam 43 milionojn da hektaroj je la fino de la dua jaro: dum du jaroj la duoblo de tio, kio estis antaŭkalkulita por kvin.

Akcesore, ĉiuj restoj el la antaŭa periodo estis likviditaj. Oni „likvidis“ la kulakon sendante lin terkulturi en Siberio; oni likvidis la fremdajn koncesiojn, kiel Harimen, la Lena ktp . . . k eĉ, lastatempe, tiun modelan koncesion, kiu estis ĉiam kiel ekzemplo prezentita al la eksterlandaj kapitalistoj dum la epoko, kiam oni serĉis per ĉiuj rimedoj altiri koncesiulojn: tiun konsentitan al la potenca sveda firmo S.K.F., specialigita en la fabrikado de l’rulglobetoj.

Tiel la triumfo de la ŝtata industrio, fariĝinta ankaŭ ŝtata agrikulturo, estas kompleta. La kapitalismo povas esti nun rigardata kiel definitive detruita en U.S.S.R.; ĝi perdis ĉiun esperon tie restariĝi. Ĉar, kune kun ĝia detruo, la problemo pri la produktada pligrandigo troviĝis solvita. Tiom longe kiom ambaŭ sistemoj kunekzistis, la progresoj de la produktado estis preskaŭ nulaj; en iuj fakoj, kiel la agrikulturo, oni eĉ enregistris pli ĝuste malprogresojn. Kun la triumfo de unu sola sistemo, la produktado, male, impetas same en la kamparo kiel en la fabrikoj. Ekde la dua jaro de la kvinjara plano, Rusio denove ludis sian rolon sur la grena mondmerkato.

La estanto.

La kapitalismo estas detruita: ĉu tio estas la socialismo?

Aŭ, almenaŭ, ĉu oni estas sur la vojo al la socialismo?

La socialismo ne estas la anstataŭigo per la organizita produktado, per la produktado laŭ plano, al la senordega burĝa produktado. Se ĝi estus tio, la starigo de trustoj k de karteloj estus — kiel cetere asertas aplombege kelkaj socialdemokratoj — etapo al la socialismo.

La socialismo estas la forigo de la plusvaloro, la forigo de la ekspluatado al la homo fare de la homo, la forigo de ĉiu eblo por unu klaso ekkapti la laborprodukton de alia, k tiel, la forigo de la klasoj.

Nu, por ke tio estu, por ke tio ne nur estu, sed ke ĝi estu efektivigotaĵo, estas unu nepra kondiĉo: la forigo de la ŝtato.

Estas tio, kion la anarkistoj unuparte, Marks k Lenin aliparte tre bone komprenis k tiom insiste klarigis la unuaj kiel la aliaj.²

Kio estas la ŝtato k kio la proletara diktaturo?

Kio estas, efektive, la ŝtato? La ŝtato estas armea forto.

Tiuj, kiuj komandas tiun armeon, havas la eblon, ĉar ili posedas la forton, forpreni, de aliaj, parton de ilia laborprodukto. Do, peti al iu ajn ŝtato plenumi la socialismon, forigi la plusvaloron estas tiel utopia kiel tion peti al monarko aŭ al filantropa miliardulo, tiel kiel faris ĝin la unuaj socialistoj. La memmortigo estas ebla individue, sed ĝi ne estas kolektiva fenomeno. Nenia klaso, nenia institucio povas labori por sin neniigi. Tiu, kiu posedas la kapablon ekspluati alian, ĉar li posedas sola la forton, tiu havas kiel funkcion ekspluati, k nepre ekspluatos.

Sed, dum Bakunin k la anarkistoj kontentiĝis pri tio aserti la neceson detrui la ŝtaton, Marks k Lenin precizigis la manieron, laŭ kiu la ŝtato povos esti detruata.

Ili ĝuste opiniis, ke estas infanaĉe kredi, ke tuj post la renversado al la kapitalista potenco oni povos subite malbezoni ĉiun estrecon³. Sed, por ne fariĝi nova ekspluatmaniero, tiu estreco devos esti la rekta estreco de la laboristoj, estreco senpere k kolektive plenumata de la proletaro.

La ŝtato estas distinga subprema forto. La unua ago de proleta revolucio devas esti forigi la ŝtaton, tio estas la subpremadon, organizitan kiel distinga forto. Sed kiel tamen la subpremado, la premega perforto estas necesaj tiom longe kiam la socialismo ne estos firme k definitive starigita, kiam ne estos elradikigitaj ĉiuj kapitalismaj restoj; do necesas, ke premega forto estu pluigata; k tiu premega forto ne iĝos forto por la subpremado k la ekspluatado al la laboristoj, se ĝi ne estas organizata kiel distinga forto, se ĝi estas la proletaro mem, rekte k per si mem aganta.

La anstataŭigo al la armeo k al la polico per la armita proletaro, kiu mem aplikas la povon, rekte, per la forto de siaj propraj armiloj, tia estas la sola ŝtatformo, kiu povas konduki al la socialismo, ĉar la sola, kiu povas forigi ĉiun ekspluatadon k ne nur igi ĝin ŝanĝi sian formon. Sed, tiam, laŭ la esprimo de Engels, „tio ne plu estas ŝtato en la propra senco de la vorto“; ĝi estas, laŭ la esprimo de Marks k Engels, „la proletara diktaturo“.

Ne la diktaturo de ŝtato, tio estas de polico, armeo, burokrataro, el la proletaro distingitaj (eĉ, se ili asertas esti submetitaj al la proletaro), sed la diktaturo de la proletaro mem, disponanta mem k disponanta sola pri la armila forto, sola fundamento de la potenco. (Daŭrigota) R. Luzon.

Tradukis la Alĝera Esperantista Grupo el la franca revuo „La Révolution Prolétarienne“ (La Proleta Revolucio).

² Por tiuj, kiujn mirigus tiu ĉi alproksimiĝo inter Marks, Lenin k la anarkistoj, ni citu tiun frazon de Lenin, eltiritan el „ŜTATO K REVOLUCIO“: „Marks samopiniis kun Prudon (Proudhon) en tio, ke ili ambaŭ estas por la „detruo“ de la moderna ŝtatmaŝino. Tiun ĉi similecon inter marksismo k anarkismo (kun Prudon k ankaŭ kun Bakunin) nek oportunistoj, nek kaŭtskianoj deziras vidi, ĉar ili foriris de l’marksismo en tiu ĉi punkto.“

³ Estas punkto, pri kiu devus nuntempe niaj hispanaj K-doj profunde konvinkiĝi.

La klasbatalo tra la mondo

La I.T.F. iniciatas helpmovadon por Ĉinio.

La sekretariaro de l’Internacia Federacio de l’Transportlaboristoj direktis al la Internacia Sindikatara Federacio la peton, ke ĝi bonvolu estigi — eventuale en kunlaborado kun la Socialista Laborista Internacio — internacian helpmovadon por Ĉinio. La peto entenis la sugeston, ke la laborista movado luu unu aŭ plurajn ŝipojn por transporti nutraĵojn de Nederlanda Hindio aŭ de unu el la mondpartoj, kie oni procedas al la detruado de nutroproduktoj, al la dezertigitaj regionoj de Ĉinio.

Laŭ speciala komuniko de ITF.

Viktimo de Musolini.

En la pundomo de Torino mortis la Sicilia laborista gvidanto, Francisko lo Sardo, unu el la plej aĝaj partoprenintoj en la Sicilia laborista movado. Li estis unu el la kreintoj de la Suditalia laborista movado, k oni elektis lin en la jaro 1919 kiel parlamentanon. Li estis kondamnita de la faŝista registaro je 15-jara pundoma restado, k el tiu tempo je kvinjara restado en unuopa ĉelo, kvankam tiutempe li jam estis sesdekjara. La malliberejo malfortigis k malsanigis lin, sed ne spirite. En letero, kiun li skribis ĵus antaŭ sia morto, li petis, ke oni sciigu al la Siciliaj laboristoj, ke li ne petos al la

[REKLAMO p.3] La plej bona k amuza legolibro estas KANDID. La ĉefverko de VOLTER en la esperanta traduko de E. Lanti kun antaŭparolo de l’tradukinto k ilu-troj de R. Bartelmes. Laŭ la unuanima opinio de la recenzistaro la stilo estas modela, simpla, facillegebla. Form. 13×19 cm. 160 pĝ. Prezo 1.70 mk. g., bindita 3.— mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstrasse 1

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

faŝista registaro iujn ajn favorojn. Kiam li fariĝis malsana, oni povus esti lin savinta per operacio, sed severa ordono el Romo malpermesis transporti lin en malsanulejon, k ĉar oni en la malliberejo ne povis lin operacii, la morto ekestis la rezulto.

En alia italia pundomo mortis laboristo nomata Fantini pro turmentoj de policistoj el Bolonjo.

Komunikis SAT-ano 7780.

Grava tago en Amsterdamo.

La tago de l’29-a de aŭgusto 1931 estis vere grava tago por la Amsterdamaj laboristoj. Ĉar tiam en Amsterdamo la holanda socialista laboristaro honoris per monumento la memoron de nobla pioniro, la fondinto de l’socialista movado en Nederlando, F. Domela Nieuvenhuis, kiu mortis en 1919.

Estis por Nieuvenhuis granda seniluziiĝo, kiam en 1914 eksplodis la mondmilito k nenie la laboristoj socialistaj proklamis la ĝeneralan strikon por malhelpi la fratmortigon. Li feliĉe en 1917 ankoraŭ povis vidi la starigon de la Sovetia respubliko laborista, k ĉi tiu okazo povis esti por li pruvo, ke fine ie laboristoj estis tiel prudentaj k fortaj, por forpeli la kapitalistaron nacian, k haltigi la ĝeneralan mortigon.

Kiam en 1919 Domela Nieuvenhuis estis forportata al la tombejo, dekmiloj da gelaboristoj akompanis lin al la lasta ripozejo. Estis vere impona okazaĵo k tiom da homoj malantaŭ funebra procesio oni neniam antaŭe vidis en Holando. Multe da personoj, viroj

[BILDO p.4 | 39,13,65,40] Foto: maljuna barba viro kun ĉapelo staras sur podio kaj parolas al homamaso; malsupre videblaj kapoj de aŭskultantoj kaj floroj.

F. Domela Nieuvenhuis parolas al kampara popolamaso.

same kiel virinoj, ploris, ĉar Nieuvenhuis estis tre populara.

Antaŭ du jaroj kelkaj socialistaj unuiĝoj (fakaj k politikaj) fondis komitaton por kolekti monon inter la gelaboristoj, por starigi statuon de Nieuvenhuis sur taŭga loko en Amsterdamo.

La komitato bonege sukcesis, la bezonata mono estis baldaŭ plene kolektita, k la Amsterdama komunumestraro donacis por la statuo lokon sur placo en laborista kvartalo. La 29-an de aŭgusto miloj da gelaboristoj el tuta Nederlando kolektiĝis en Amsterdamon, por ĉeesti la inaŭguron de la bela statuo. Centoj da unuiĝoj kunmarŝis kun belaj ruĝaj flagoj k standardoj en la amasirado al la placo, sur kiu la statuo estis starigita. Ankaŭ granda nombro da interesiĝantoj troviĝis laŭlonge de la stratoj, tra kiuj la irantaro pasis. Dum la inaŭguro kelkaj unuiĝ-reprezentantoj paroladis (ankaŭ eksterlandaj); orkestro muzikludis („Largo“ de Hendl) k kantsocietoj kantadis. Unu el la parolintoj i. a. diris, ke la statuo devas esti por la gelaboristoj instigo daŭrigi la vojon de l’klasbatalo, kiu kondukos la laboristaron al pli bona socio.

Ni esperu, ke ĝi vere estos instigo tia, precipe por la junaj gelaboristoj.

J. L. (16458).

Ĉe la ministoj en Britio.

En n-o 357/58 de „S-ulo“ mi legis pri la kondiĉoj en la germana karbindustrio: nu, en Britio estas simile, sed nia situacio estas plimalbonigita pro la „Industria Sindikato“, kiun gvidas la perfidulo G. A. Spencer; ĉe kelkaj Notinghem-regionaj karbminejoj la laboristoj estas devigataj pagi al tiu organizo, ĉar la mono por ĝi estas deprenata de la semajnaj salajroj.

Komunisto Bunĉuk.

Fragmento el la romano de M. Ŝoloĥov: „La KVIETA DONO“ (dua volumo).

En marto Bunĉuk estis sendita por laboro al la revolucia juĝejo ĉe la Dondistrikta revolucikomitato. Altkreska, malserenokula, konsumiĝinta de laboro k sendormaj noktoj, la prezidanto forkondukis lin al fenestro de sia ĉambro k diris, glatigante la manhorloĝon (li rapidis al kunveno):

— De kiu jaro vi estas ano de la partio? Aha, afereme. Do jen vi estu ĉe ni karcerestro. La pasintan nokton ni sendis en „stabon de Duĥonin“¹) nian karcerestron . . . pro koruptaĵo. Li estis vera sadisto, malkonvenulo, kanajlo, — tiajn ni ne bezonas. Ĉi tiu laboro estas malpura, sed en ĝi ankaŭ necesas konservi sendifektete konscion pri sia respondeco antaŭ la partio, k vi nur komprenu min, kiel necesas . . . — akcentis li tiun ĉi frazon: — homecon konservi. Laŭnecese ni ekstermas fizike kontraŭrevoluciulojn, sed fari el tio cirkon ne decas. Ĉu vi komprenas min? Nu, bone. Iru por akcepti aferojn.

La saman tagon Bunĉuk kun taĉmento de ruĝgvardianoj el dekses homoj pafmortigis noktomeze post la urbo, je la tria versto, kvin kondamnitojn al pafmortigo. El ili du estis kozakoj de Gnilovskaja stanica-o², aliaj — loĝantoj de Rostov.

Preskaŭ ĉiutage en noktomezo oni elveturigis per ŝarĝaŭtomobilo post la urbon la kondamnitojn, porrapide oni fosis por ili kavojn, en la laboro partoprenis tiel la mortontoj kiel parto el la ruĝgvardianoj. Bunĉuk frontvicigis la ruĝgvardianojn, faligis bas-obtuzajn vortojn:

— Tra malamikoj de l’revolucio . . . — k eksvingante per revolvero³: — Fajron! . . .

Dum unu semajno li maldikiĝis k nigriĝis, kvazaŭ per tero kovriĝis. Fende faŭkis la okuloj, nerveme palpebrumantaj palpebroj ne kovris ties malsatan k sopiran brilon. Anno vidis lin nur dum noktoj. Ŝi laboris ĉe la Revolucikomitato, venadis hejmen malfrue, sed ĉiam atendis, kiam per konata mallonga frapo je la fenestro li sciigas pri sia alveno.

Unufoje Bunĉuk venis, kiel ĉiam, post noktomezo. Anno malfermis al li la pordon, demandis:

— Ĉu vi vespermanĝos?

Bunĉuk ne respondis, ebrie balanciĝante, li iris sian ĉambron k estinte en militistpalto, botoj k ĉapo, li falis sur liton. Anno aliris lin k ekrigardis la vizaĝon: okuloj liaj estis glue fermetitaj, sur vidigitaj densaj dentoj fajreris salivo, maldensaj eliĝantaj de tifo haroj kuŝis sur la frunto, kiel malseka fasko.

Ŝi sidigis sin apude. Kompato k doloro ungegis ŝian koron. Ŝi demandis flustre:

— Ĉu al vi estas malfacile, Elio?

Li fortpremis ŝian manon, ekgrincis per la dentoj, sin turnis al la muro. Tiel li ekdormis, dirinte neniun vorton, sed en sonĝo li ion neaŭdeble k kortuŝe balbutis, penegis saltleviĝi. Ŝi kun teruro ekvidis k ektremis pro neklarigebla timo: li dormis kun duonfermitaj, altenlevitaj okuloj, el sub la palpebroj inflame brilis flavo de konveksaj okulblankoj.

— Foriru de tie! — ŝi petis lin matene. — Iru pli bone fronton! Vi al nenio similas, Elio! Pereos vi de tiu ĉi laboro.

— Eksilentu! . . . ekkriis li palpebrumante per de furiozo blankiĝintaj okuloj.

— Ne kriu. Ĉu mi ofendis vin?

Bunĉuk estingiĝis iel subite, kvazaŭ per ekkrio li elŝpruciĝis en la brusto

¹ — mortigis. Duĥonin, armeestro dum la epoko de Kerenski, estis en sia stabo mortigita de armeanoj. — A. S.

² Kozakvilaĝo.

³ En originalo „per nagano“ — laŭ la nomo de ties inventinto.

— paĝo 5 —

Mi citu nur unu ekzemplon pri nia manko de solidaro: Ĉe la karbminejo, kie mi laboras, oni instalis aŭtomatan karbogruz-elevatoron, kiu „manĝigas“ la fajregojn. Instalinte ĝin la mastroj maldungis la duonon de la hejtistoj laŭ kutima raciiga metodo. Sed kiam la elevatoro malfunkcias, k nur duona stabo el hejtistoj devas denove uzi ŝovelilojn, ili devas malgraŭ ĉio teni la saman vaporpremon de 60 kilogramoj al la kvadrata colo (= ĉ. 2,5 kvadrat-centimetroj). Ĉar ili malsukcesis fari tion spite fortostreĉoj, ŝvitado k ĉiuj penoj, unu el ili ricevis laboron malpli alte pagatan — k ni faras por li nenion!

Kiam ni karbolaboristoj starigos realan Internacion? Nur tiel ni saviĝos.

H. Hooper (17428), Mansfield.

Klasbataloj en Litovujo.

Kvankam ĉiuj laboristaj organizoj en Litovujo povas labori nur malleĝe, strikoj okazas dank’ al la tre malbona situacio de la laboristaro. La 3-an de septembro okazis en la urbo Mariampole, en sukerfabriko, kiun konstruas sveda kompanio, grava striko. Ĉe la konstruado de tiu fabriko laboras 500 gelaboristoj. Ili devis labori 12 horojn tage, ankaŭ en dimanĉoj, k por tio ricevis nur 60 cendojn (1 lido = 100 cendoj = 0,10 dolaro) por unu laborhoro. Do, laboristo, kiu ŝvitas dum tuta tago, ricevas 7—8 lidojn por tago (0,70—0,80 dol.). La direkcio ankaŭ tre kruele kondutis al gelaboristoj: insultoj, mokoj, eĉ batoj estis ĉiutagaj.

La laboristoj ekstrikis k postulis: a) plialtigon de l’salajro je 20 cendoj hore; b) por dimanĉa laboro oni pagu duoblon; c) rekompencon por striktempo ktp. La sveda direkcio malakceptis la postulojn k venigis policon.

La 4-an de sept. policaj trupoj ĉirkaŭis la fabrikon k arestis la laboristajn delegitojn. Sed la laboristoj, post granda interpuŝiĝo, en kiu kvar K-doj estis vunditaj, reprenis la delegitojn. Dum tiu tempo okazis ankaŭ granda laborista kunveno, kiun partoprenis 400 Gek-doj. Estis ardaj paroloj kun la politika senco: „For la faŝismon, for la diktatorecon!“

La 5-an grandaj polic-rezervoj enmarŝis el Kaŭnas en Mariampolo. Post batalo la polico arestis 30 K-dojn. En la policejo ili estis kruele batataj, poste malliberigataj. Pli ol 20 personoj estis vundataj. La direkcio maldungis ĉiujn laboristojn k nun serĉas strikrompantojn.

Iom antaŭe strikis en Kaŭnas baklaboristoj. Ili laboris eĉ 14—18 horojn tage. Nur bone organizita striko savis ilin el tiu servuto. Tiuj strikoj klare montras, ke la litova laboristaro klaskonscias k batalas por siaj rajtoj.

K. Vincas.

Kies diro estas la ĉi-suba?

Kio unue frapas la okulon en nia epoko, tio estas ne nur la koncentrigo de riĉaĵoj, sed ankaŭ la akumulado de grandega potenco, de arbitra ekonomia povo, en la manoj de malgranda aro da homoj, kiuj, ĝenerale, ne estas la posedantoj, sed la nuraj depontenantoj, la mastrumantoj de la kapitalo, kiun ili administras laŭ sia bontrovo.

Kiu respondos ĝuste al la titola demando, ricevos surpriz-premion. La eldirinto estas fame konata en la tuta mondo. Skribu al la Redaktejo.

MI VOLAS SCII…

Demando: Kiu(j) elektadas la Lingvan Akademion esperantistan?

H. Schübel (13450).

Respondo: Laŭ la Regularo de la Lingva Komitato „4. La anoj de la L.K. estas elektitaj de la L.K. mem, per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, inter kandidatoj, kies liston preparas la Akademio. 5. Por starigi tiun liston, la Akademio grupigas: 1-e la anojn, kies 9-jara periodo de aneco finiĝis; 2-e la personojn, proponitajn por esti novaj anoj, laŭ la maniero montrata en la regulo 6-a.

„La Akademio eltiras el tiu grupo la esperantistojn, kiujn ĝi juĝas indaj fariĝi aŭ refariĝi anoj de la L.K., k starigas liston prezentotan al la voĉdono de la L.K.

amasiĝintan furiozon. Lace rigardante siajn manplatojn, li diris:

— Ekstermi homan fiaĵon estas malpura afero. Pafmortigi, ĉu komprenate, estas malutile por sano k animo… Jen ĝi … — k la unuan fojon en ĉeesto de Anno li malkonvene ekinsultis. — Por nigra laboro iras aŭ malsaĝuloj k bestoj, aŭ fanatikuloj. Ĉiuj volas iradi en floranta ĝardeno, sed ja, diablo ilin prenu! antaŭ ol planti floretojn k arbetojn, necesas malpuraĵon forigi! Sterkadi necesas! Manojn necesas malpurigi! — plialtigis li la voĉon, malgraŭ tio, ke Anno turninte sin silentis. — Malpuraĵon necesas forigi, sed tiun aferon oni malŝatas! … — jam kriis Bunĉuk, frapegante per pugno sur la tablon, ofte palpebrumante per sangoplenaj okuloj.

En la ĉambron ekrigardis la patrino de Anno k li, rekonsciiĝinte, ekparolis pli mallaŭte:

— Mi ne foriros de tiu ĉi laboro! Tie ĉi mi vidas, senteble mi sentas, ke mi utilas! Mi ŝovelas la malpuraĵon, sterkadas la teron, por ke ĝi estu pli huma! Pli fekunda! Iam sur ĝi irados feliĉaj homoj… Eble, mia filo irados, kiu ankoraŭ ne estas… — Li ekridis knare k negaje. — La muziko de estonto … ĉu vi memoras, Anno?… Kiom da tiuj fihomoj … akaroj mi pafmortigis… Akaro estas tia insekto, kiu en korpo enmanĝiĝas… Ĉirkaŭe dekon jen per tiuj ĉi brakoj mi mortigis…

— Bunĉuk etendis antaŭen kunpremitajn, kiel de milvo, ungegriĉajn, nigraharajn brakojn k, faligante ilin sur la genuojn, flustre diris: — Kaj ĝenerale al diablo! Se bruli, do tiel, ke fajreroj flugu, sed fumi ne necesas… Nur mi, vere, laciĝis… Ankoraŭ iom k mi foriros fronton … vi pravas…

Anno silente aŭskultinte lin, mallaŭte diris:

— Foriru fronton aŭ alian laboron. Foriru, Elio, aliel vi … elartikiĝos.

Bunĉuk sin turnis al ŝi dorsen, ektamburis sur la fenestro.

— Ne, mi estas forta… Vi ne pensu, ke ekzistas homoj el fero. Ĉiuj ni estas el la sama materialo fanditaj… En la vivo ne estas tiaj, kiuj ne timas la militon k ne estas tiaj, kiuj, mortigante homojn, ne havus … ne estus morale gratitaj. Sed ne pri tiuj, or-epoletuloj, doloras la koro… Tiuj estas konsciaj homoj, kiel mi k vi. Sed jen hieraŭ okazis, ke necesis elinter naŭ pafmortigi tri kozakojn … laborulojn… Unu mi komencis malligi… — La voĉo de Bunĉuk iĝis pli obtuza, neaŭdebla, kvazaŭ li foriris ĉiam pli k pli malproksimen: — mi tuŝis lian manon, sed ĝi estas kiel plando … malmola. Ĝi, kovriĝinta per seninterrompaj kaloj… La nigra manplato fendiĝis … tute frotvundita … tuberplena… Nu mi iru, — abrupte ĉesigis li la paroladon k, nerimarkeble por Anno, frotis la gorĝon kuntiritan, kiel de harara ŝnurkaptilo, per malmola spasmo.

Li botvestiĝis, trinkis glason da lakto, ekiris. En la koridoro lin atingis Anno. Daŭre ŝi tenis lian pezan harriĉan manon en siaj manoj, poste alpremis ĝin al flagranta vango k elkuris sur la korton.

El la rusa tradukis A. Sidorov, Rostov-Don.

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!

POR NIA DISTRO

Dum intervjuo, raportisto demandis mondfaman bankieron pri la origino de lia kariero. Respondis la bankiero: „Iam, dum mi estis ankoraŭ junulo, estante senlabora, mi luis butikon k pentrigis sur la montrofenestron la vorton „BANKO“. La unuan tagon iu malsaĝulo deponis kvindek dolarojn. La sekvantan tagon alia frenezulo deponis cent dolarojn. Tiam mi konvinkiĝis, ke la entrepreno sukcesas k deponis miajn proprajn dek dolarojn.“

El „Ĉirkaŭ la Globo“ (sept. 1931).

— paĝo 6 —

SENNACIULA PEDAGOGIA PAĜO

Redakcia adreso: K-do Simon Aarse, Veeteeltstrato 63, Amsterdam (Holando).

Pri la instruada batalo en Nederlando.

En la sekvantaj linioj mi intencas doni skizon pri grava batalo en la nederlanda instruado, kiu ankaŭ certe interesos la tutan SAT-anaron, ĉar la menciita lukto multe miksiĝis kun politikaj problemoj. Ĝi ne nur estas batalo pri instruado, sed ankaŭ instrua ĝi estas, do menciinda en la pedagogia paĝo.

Iom da historio. — Post la franca revolucio la burĝaro per sia politika partio transformis la instruadon k per la parlamento liberigis ĝin el la manoj de la eklezio (1806). La instruado ne estis libera. Regula estis la publika ŝtata lernejo, eklezioj k privataj institucioj rajtis fondi lernejon, sed laŭ submetiĝo sub la leĝon k registaron. Oni bezonis do permeson.

Kiam Belgio apartigis sin de Norda Nederlando, ĝi tuj ŝanĝis la leĝon k deklaris la instruadon libera. En Nederlando la antaŭa stato daŭris ĝis 1848. Tiam ankaŭ sekvis la sama deklaro. Kion signifas tio?

Se privataj institucioj volis fondi lernejon, ili estis tute liberaj, sed ne estis helpataj per monsubteno de la ŝtato. En 1857 oni aldonis la frazon: „La instruisto ne faru, ne instruu aŭ allasu ion kontraŭ la respekto ŝuldata al la religiaj ideoj de alipensantoj.“

Tiu frazo bone karakterizas la spiriton nederlandan. Laŭ la leĝo ne ekzistas senreligiuloj aŭ almenaŭ al ili ne respekto estas ŝuldata. Do la neŭtrala instruisto publiklerneja povas libere ataki, ofendi, insulti liberpensulojn ktp.

Nun venas tre grava parto el la instruada batalo. La liberon la religiuloj konkeris, nun la granda celo estis konkeri infanojn k monon. La unuan gravan atakon kontraŭ la publika lernejo faris papo Pio la IX-a. Li malaprobis la religian liberon, la liberon por parolo k gazeto, k samtempe celadis submeti la lernejon al la potenco de la eklezio k akiri la liberon k egalon en la instruado. Li ekkriis la devizon: La lernejon al la gepatroj! Tio signifas: al la eklezio!

La protestantoj fondis asocion por starigi lernejojn, k ankaŭ la okulojn fiksante al la celo akiri monon k infanojn ili komencis ataki la publikan neŭtralan lernejon. En kia maniero? En religia maniero. En la protestanta gazeto aperis juĝoj pri tiu malamata ŝtata institucio. Eble vi scivolas pri religia deco. La publika lernejo estis nomata: kreaĵo de la diablo, institucio de malpuruloj, la fatala patrino, kiu ensuĉis la infanojn, la kontraŭkristana veneno, pli malbona ol alkoholo, infano de konkubino; pesto k kancero de nia epoko; teruraĵo de idoladorado.

Tio ne sufiĉis. Per malmoralaj rimedoj, ekonomia devigo i.a., ili igis la gepatrojn sendi siajn infanojn al la protestanta lernejo. Oni sukcesis. En 1889 la privata lernejo ricevis iom da mono de la ŝtato. La lernantaro de la privata lernejo de 1879—1889 kreskis je 56 070 infanoj, la publika havis kreskon je 48 479. La asocio de publikaj instruistoj miksis sin en la batalon k tre ĝuste deklaris la aferon kiel pedagogian. La membroj faris grandan propagandon por la neŭtrala publika lernejo k tuj la reago ĉe la religiuloj ekestis.

Kiel? eble vi denove scivolas. Nu, mi donas unu ekzemplon: En la jaro 1909 aperis en Frislanda gazeto artikolo kontraŭ la publika lernejo de stultulo aŭ fia predikisto. En legolibro staris infanverseto, komenciĝanta per jenaj linioj:

Mi estas eta, tamen senpeka.

Tre simpla, ĉu ne? Sed laŭ la menciita gazeto granda blasfemo kontraŭ la biblio. Oni verkis jenon: „Ĉu tiu mensogo ne blasfemas kontraŭ la biblia vero? Ĉu David ne ekkriis: Vidu, en peko mi naskiĝis k peke mia patrino ricevis min? Oni neas per tiuj linioj la fakton de la hereda peko. Oni forigas tiel en la infanoj la bezonon al Kristo k lia laboro. En la publika lernejo oni predikas, ke la infanoj estas senpekaj k tiel oni edukas farizeojn aŭ ulojn, kiuj neas Dion.“

Alia verseto temas pri la suno:

Suneto, kia bona estas vi! Kial mi ne laŭdu vin? Jes, ĉiam danka estos mi.

Ankaŭ tiuj linioj estis teruraj. Ĉi tiu verseto forkondukas la infankoretojn de Dio. „Danko al la suno k al la kreinto. Tio eble estas nekonscia, sed tiu verseto, per kiu oni venenas la koretojn en la publika lernejo, predikas ardan malamon kontraŭ la Dio de ĉielo k tero. La surskribo ne taŭgas. Estas skribite: Al la Suno. Tio estas sensencaĵo. La suno estas malvivaĵo. Ĉu vi scias, kio decus stari tie? Unu vorto: Di-neigo. — Publika lernejo, vi, kiu volas esti neŭtrala k ne povas, vi disĵetas la semon de la Revolucio, vi instruas danki k laŭdi la sunon, vi instruas nei Dion k lian Kriston. Publika lernejo, en sia kolero Dio lasis vin aperi, en sia boneco li malaperigos vin. Publika lernejo, vi estas pesto k kancero. Vi estu ekstermata.“

Vi ekscias el tio, ke la religiuloj, por akiri lernantojn k monon, ne estas tre elektemaj k eble ne posedas hontosenton. Tia mondo, tiel malriĉa je spirito, konvinko, honesto k deco, klopodis konkeri la lernejon, volis posedi la infanojn, volas defendi la socion kontraŭ revolucio. Eble vi kontraŭdiros, ke tio okazis en 1909. Sed en sekvanta artikolo, en kiu mi priskribos mian propran spertaron, vi vidos, ke en 1930 oni utiligis la saman vortaron. Ĉu oni venkis? Jes, tiu hipokritula mondo tute venkis en Nederlando. En la jaro 1857 estis donata libero por fondi lernejojn. Precipe protestantoj utiligis tiun liberon.

En 1857 estis 58 lernejoj bibliaj en 1871 estis 300 lernejoj bibliaj en 1879 estis 1102 lernejoj privataj (do inter ili ankaŭ katolikaj).

En 1889 estis 1244 lernejoj privataj; en 1889 oni akiris la unuan monhelpon de la ŝtato. Ĝi pagis trionon el la kostoj. En 1899 estis 1448 priv. lernejoj k 3096 publikaj. En 1901 la ŝtato ankaŭ pagis iom el la konstru-kostoj. En 1905 estis 1685 priv. lernejoj k 3255 publikaj. Triono el la tuta infanaro eniris la privatan lernejon. En 1905, nova leĝo, pli alta subteno. En 1912 oni altigis la subtenon rilate la konstrukostojn ĝis 62½ %, k en la publika lernejo ĝi restis 25 %. Unuafoje la privata lernejo akiris pli grandan favoron. En 1920 oni atingis la tutan egaliĝon, k oni kreis por la instruado entute grandan mizeran ĥaoson.

Oni tre facile povas fondi mem lernejon. La ŝtato pagas la instruistojn, la urbo la ejojn k lernilojn. En urbo oni bezonas 100 infanojn, en vilaĝo nur 40 por havigi al si la permeson fondi mem lernejon, nomi k maldungi mem instruistaron. La lernejon al la gepatroj! Tio lasta ankaŭ signifas „al la eklezio“, precipe ĉe la katolikoj. Kiam la leĝo en 1920 aperis, donanta plenan egalon, oni ekkriis en preskaŭ ĉiu gazeto: La instruada batalo estas finita. Sed fakte ĝi komenciĝis nur!

Ĝi fakte apartenas al la pedagogia tereno, sur kiun la instruistaro metis ĝin, sed ĝi ekestis kiel politika batalo. Entute ĝi estas granda kultura batalo, en kiu la eklezio venkis en kunlaborado kun ĉiu politika partio, ankaŭ kun la socialdemokrata. Pri tio mi verkos iom sekvantan fojon, priskribonte la nunan ĥaosan staton.

S. Aarse (17013).

Ĉefa fonto: Raporto de asocio de Nederl. instruistoj.

Ĉe la instruistoj.

En Stokholmo okazis la kongreso de la Federacio Internacia de Asocioj Instruistaj. Ĉeestis delegitoj el 26 diversaj asocioj naciaj, reprezentantaj 607 540 edukistojn de 20 milionoj da infanoj. Oni esprimis simpation rilate malarmadon, petis al la naciaj asocioj faciligi la venontan konferencon. La delegitoj estis devigataj deklari en sia propra lando, ke la Federacio kontraŭstaros ĉiun militistan edukadon en la lernejo. Esperanto ne estis priparolata.

En Hamburgo okazis internacia Somerlernejo por instruistoj. Oni pleje priparolis la problemon pri la neŭtralo.

— paĝo 7 —

(Daŭrigo de paĝo 5)

„6. La proponoj pri novaj anoj venas, ĉu de la Propagandaj, ĉu de la Aplikaj k Specialaj Esperantistaj societoj¹ k grupoj, ĉu de la Lingva-komitatanoj k de anoj de aliaj altaj esperantistaj institucioj. En ĉiu lando, la Akademio komunikas la kandidatliston al la koncernaj naciaj asocioj, petante ilian opinion.“ — El la „Jarlibro de la Lingva Komitato k de ĝia Akademio“ (1929).

¹ Notinde estas, ke neniam la SAT-estraro proponis iun ajn.

Respondo al K-do 4406.

(Vidu „S-ulo“-n n-o 360.)

Vi plendas, ke en „Bulteno de CK SEU“ oni avertas niajn sovetiajn Gekdojn ne korespondi kun socialdemokrataj perantoj de SAT. Nu, ortodokso ekzistas en ĉiu politika partio kiel en ĉiu religio. Ankaŭ la socialdemokrata partio rekomendas al siaj membroj legi nur socialdemokratajn gazetojn k librojn. Socialdemokratoj, kiuj vojaĝas al Sovetio aŭ Italio, estas eksigataj el la partio. La kialoj ja estas pretekstaj. La partigvidantoj ne volas esti kontrolataj de la partianoj. Se ĉi tiuj ricevas nur unuflankajn informojn, ili restas obeantaj; alikaze ili povus fariĝi kritikemaj k eĉ ribelemaj. Tiurilate ĉiuj partioj treege similas.

Estas grava merito (miaopinie la plej grava) de SAT, ke ĝi informas siajn geanojn ne unutendence, sed superpartiece. La SAT-anoj el la diversvidpunkte verkitaj artikoloj de „S-ulo“ povas konstati, ke jen la komunista, jen la socialdemokrata doktrino pravas. Sed tio ne plaĉas al la politikaj gvidistoj. Tial SAT estas atakata de komunistoj k nur hezite aprobata de socialdemokratoj.

Ni esperu, ke la homoj spirite tiel evoluos, ke ili rifuzos politikan kuratorecon. Laŭ mia sperto ankaŭ la sovetianoj ne blinde ripetas, kion la eminentuloj prezentas al ili. (Strange nur estas, ke ĝuste la sovetiaj opoziciuloj, kiuj riproĉas al la SAT-direkcio, ke ĝi „ŝtopas al la opozicio la buŝon“, malebligis la eniron de „S-ulo“ en Sovetio.) La estonto ja montros, ĉu la plimulto de lab.esp-istoj jam estas matura por la ideo de l’superpartieco aŭ ne.

Vienano.

[REKLAMO p.7] Leo Tolstoj — ĤODINKA. Du rakontoj de la fama verkisto, ilustritaj per reproduktoj de artpentraĵoj. Kun enkonduka artikolo de K-do N. Modenov k skizo de Akademiano V. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto. — 64 pĝ. Prezo: 0,60 mk.g. Adm. de SAT, Kolmstrato 1, Leipzig O 27.

POR NIA MEDITO.

Ies bono dependas de ĉies bono.

La laboro de iu profesio egalvaloras kiel tiu de alia profesio.

La manlaborado estas la sola, kiu indas esti praktikata.

Gandhi, laŭ libro de Ruskin.

TRA ESPERANTIO

Kie restas la esperantistoj?

Dum la lastaj jaroj mi legas multon pri la sukcesoj de esp-o k multaj kursoj por komencantoj estas aranĝataj. Ĝenerale tiuj kursoj havas en la komenco multe pli grandan nombron da partoprenantoj ol en la fino. Se la kurso estas bone k agrable gvidata, ni povas supozi, ke la forirantoj ne taŭgas por fariĝi esperantistoj.

Sed tiuj, kiuj jam montris la persistemon sekvi la komencan kurson ĝisfine k tute tralerni la elementan lernolibron, povus fariĝi aktivaj esperantistoj. Tamen ni povas konstati, ke nur tre malmultaj el tiuj restas anoj de iu Esp-Grupo. Kaj la nombro de tiuj, kiuj sin poste dediĉas al la per-esp-a laboro, estas tute malkontentiga.

Konsiderante la „sukcesojn de esp-o“, priraportitajn en la lastaj jaroj, ni povus atendi tre grandan kreskon de nia SAT, eĉ malgraŭ la opozicia fiagado. Tamen la novaj membroj ne abundas!

Kio estas la kaŭzo de ĉi ĉio?

Mi povas juĝi nur pri Nederlando, k laŭ mi ĉi tie mankas la ligiloj por teni la malfortulojn en la movado. Ekzistas ekzemple sufiĉe da elementaj lernolibroj, sed neniu kompleta daŭriga lernolibro. Jes, ekzistas libretoj pritraktantaj la gramatikajn malfacilojn, aŭ libreto enhavanta multajn esprimojn pri ĉiaj temoj kun la nederlanda traduko; iu gazeto donas ekzercojn por traduki esp-en k poste pritraktas la malfacilojn. Sed tiuj partoj devus esti kunigataj en unu libron, ekzemple la tradukendan ekzercon antaŭiru listo kun vortoj k esprimoj k gramatika parto, tiel ke ĉiuj partoj rilatas inter si. La tradukojn el esp-o oni ankaŭ atentu.

Eble iuj preferas daŭrigan libron laŭ la rekta metodo, sed tia ankaŭ ne estas uzata laŭ mia scio.

La fervoraj esp-istoj k la estraroj de la esp-unuiĝoj ofte laboregas, sed ŝajne nur malofte laŭ la bona direkto. Ĉar ili ne sufiĉe atentas la forfluon de la lernantoj k membroj. Ĉi lastaj estas ofte nur ligataj al la esp. movado per la kurso, k kiam la kurso finiĝas, ili malligiĝas. Pro tio mi volas atentigi pri la dezirindo de pli da daŭrigaj kursoj (se eble kun daŭriga lernolibro). La tempospaco inter la komenca kurso k la daŭriga kurso ne devas esti longa.

Dum la daŭro de la kursoj, la kandidatoj devas esti enkondukataj en la per-esp-a laboro; kelkiuj povas fariĝi kursgvidantoj, estraranoj ktp. Tiel ili restos en la movado, ankaŭ post „finstudo“ de la lingvo.

Ĉar la kresko de SAT tute dependas de la kresko de la lab. esp. movado, mi opinias ĉi tiun temon sufiĉe grava por pridiskuto en la kolonoj de „S-ulo“. Kiu do faros aldonojn aŭ ĝustigojn?

14561.

Al la posedantoj de SAT-akcibiletoj.

Dum tiu ĉi jaro multaj aĉetintoj de akcibiletoj de la Eldonkooperativo de SAT resendis ĉi tiujn por aĉeti librojn, pagi „S-ulo“n k membrecon. Alia parto repostulis sian monon. Estas kompreneble, ke ni senprokraste, se tiuj akcibiletoj ne estis de iu sovetia aĉetinto, repagis la monon aŭ liveris la petitan varon. Al niaj sovetiaj K-doj ni rekomendis, sendi siajn akcibiletojn al CK SEU, por repostuli la ekvivalenton de nia konto ĉe CK SEU. Certe en ĉi tiu procedo CK SEU ne havas „valutajn malfacilojn“?! Pri la sukceso aŭ malsukceso de ĉi tiu faro ni ĝis nun nenion aŭdis. Eble CK SEU kontentigis la sovetiajn klientojn.

Hodiaŭ por reteno de nia mono en Moskvo ni estas devigataj, momente rifuzi la kontantan pagon de resendataj akcibiletoj, pro manko de fluanta mono. Certe, post venko de la krizo, ni revalidigos la normalan staton k denove ankaŭ repagos ĉi tiun monon.

Tiu ĉi nia decido ne trafas tiujn, kiuj pagas per la SAT-akcibiletoj, ĉu librojn de SAT eldonitajn, ĉu abonon al „S-ulo“, ĉu la membrecon al SAT.

Direkcio k Administracio.

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Germanio. Stutgart. En „Immenreuthe“ ap. Gajslingen okazis je 29.-30. 8. renkontiĝo de SAT-anoj k aliaj lab.esp-istoj. Ĉar multaj Gek-doj en nia regiono eksiĝis el GLEA, K-do 11067 parolis pri la neceso starigi „Labor-Unuiĝon“ el lab.esp-istoj k SAT-anoj en Virtembergo. Montriĝis, ke ekzistas K-doj, kiuj nek emas aniĝi al SEA, nek resti en GLEA, kiu estas tute partiece gvidata. En aŭg. n-o de „Arb. Esperantist“ (oficiala organo de GLEA) oni ekz. povis legi jenon: „Proletoj, neniajn pliajn intertraktojn aŭ kompromisojn kun la klasperfidaj Lanti k Ko!“ Ĉiuj ĉeestintoj interkonsentis, ke kunlaboro kun GLEA ne plu estas ebla nek utila. K-do 11067 rekomendis, ke laŭeble ĉiuj Gek-doj

— paĝo 8 —

aliĝu al SAT. Estis diskuto pri tio, ke la unuopaj grupoj k unuopuloj el la distrikto reciproke subtenu sin k aranĝu laŭeble publikajn kunvenojn, laŭokaze kune kun aliaj organizoj. Plue oni priparolis la neceson dum aŭtuno instali ĉie esp.kursojn, por poste fortigi la SAT-movadon. La interligilo „Voĉoj de SAT-anoj“ (kiun eldonas SAT-anoj el Stuttgart jam depost julio 1931) estos la bulteno de la „Labor-Unuiĝo“. Librojn k aliajn esp-materialojn la Gek-doj estonte ekskluzive mendos ĉe la Admin. de SAT en Lajpcig. Unuanime estis akceptita jena rezolucio: „Por firmigi la rilatojn inter SAT-anoj k aliaj lab. esp-istoj en nia distrikto, ni decidas, nin subteni reciproke en niaj taskoj k konsideras la gazeton monatan „Voĉoj“ kiel nian interligilon. Ni malakceptas la agadmanieron de l’ nunaj LEA-estraro k redaktoro, kiu traktas ĉiujn K-dojn plej malnoble k neprolete, kiuj havas alian mondkoncepton aŭ opinion. Ni interkonsentas, ke la lab. esp-istoj en nia regiono interrilatu k kontaktiĝu per „Lab.Unuiĝo“. SAT-on ni rigardas kiel solan, internacian prol.esp-istan organizon. Vivu la superpartieco de l’tutmonda lab.esp.movado!“ Post raporto de K-do Vagner pri la Amsterd.Kongreso finiĝis la renkontiĝo, kiu evidente pruvis, ke la SAT-anoj regione en Germ. devas nepre kunlabori. Kiu interesiĝas aŭ volas aliĝi al nia „Lab.Unuiĝo“, turnu sin al K-do H. Vagner, Böblingerstr. 32 a, Stuttgart. Ulo.

Hispanio. Valencio. Pluraj K-doj fondis ĉi tie Lab. Esp-istan Grupon, al kiu tuj aliĝis multaj simpatiantoj. Ni celas en baldaŭa tempo inundi per esp-o ĉiajn lab.rondojn. Momente ni ekmalfermis 4 kursojn en k ekster Valencio, kiujn ĉeestas multaj personoj. Ni komencis ankaŭ raporti en la loka gazetaro pri esp-o k pri nia grupo, kies adreso estas: Grupo Laborista Esp-ista, str. Embajadov Vich, 13-1º, Valencio. — Orkestro Esp-ista, fondita de pluraj K-doj pasintan jaron por la propagando de esp-o k konsistanta nun el 20 kordinstrumentaj ludantoj, ludas publike preskaŭ ĉiudimanĉe. Antaŭ nelonge la orkestranoj organizis mem ĉe la teatro ludon de komedio, k prezentis poste koncerton. La ĉeestantaro, kiu tute plenigis la salonon, ĝoje aplaŭdis nian laboron. En la fino paroladis K-do R. Kiles, kiu per juneca varmo skizis pri esp-o k muziko, montrante la altan signifon de ambaŭ universalaj lingvoj. Multaj interesiĝis pri nia lingvo k sekvantan tagon la loka gazetaro favore raportis pri nia prezentado. (13661).

Hungario. La lab.esp.movado en Hung. dum la lasta tempo revigliĝis. En la ejo de la Centro daŭras potenca kurso por komencantoj, kiun gvidas K-do E. Baranyai laŭ rekta metodo. Partoprenas 47 tre seriozaj Gek-doj. En Pesterszebet la grupo aranĝis bone sukcesintan ŝipekskurson. Ĉiusemajne lekcioj. Serioza laboro. En Szeged, Szombathely, Debrecen, Békéscaba la movado revigliĝis. La Centro translokiĝis al nova ejo. Adreso: Budapest, Dob-u 90. Oficialaj vizithoroj ĉiutage. La CK de HESL ellaboris planon por supera kurso, kiun gvidas 4—5 kompetentuloj. La celo de tiu kurso estas eduki estontajn instruantojn.

Nederlando. La „Grupo Zamenhofa“, sekcio de Ned. LEA en Amsterdamo, decidis enskribigi ĉiujn siajn membrojn, kiuj dum tuta jaro pagis la kotizon al la sekcio, kiel SAT-membrojn pasivajn. Tiu aranĝo ekvalidos proks. jaron. — La grupa SAT-perantino, 16 599.

EKSTER NIA MOVADO.

Malgraŭ la klopodoj de instruantoj laŭ Ĉe-metodo k grandskale organizitaj kursoj tra la tuta lando, k ankaŭ multa propagando en la nacilingva gazetaro, en Estonio la neŭtrala landa Asocio esperantista havas, laŭ statistiko de 1930, nur 401 anojn.

Okaze de granda nordlanda kontraŭalkohola kongreso en Helsinki estis aranĝita speciala kunveno de esperantistaj abstinentuloj, sekve de kies agitado la ĉefprezidanto de nordlandaj abstinencaj kongresoj promesis proponi al la C.K. pritrakti la demandon pri esp-enkonduko ĉe la kongresoj.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Internationale Sprachnormung in der Technik besonders in der Elektrotechnik. (Internacia lingvo-normigo en la tekniko, precipe en la elektrotekniko.) De d-o inĝ. Eug. Wüster. Eldonita kun subteno de la Akademio por Konstruaferoj. Berlin 1931. VDI-Eldonejo. 431 paĝoj k 4 tabeloj. Form. 17 × 24 cm. Tole bind. Prezo 20 mk.g.

Tiu ĉi atentinda verko estas eldonita per la rimedoj de l’Asocio de Germanaj Inĝenieroj. Tio estas propaganda faktoro de ne subtaksinda signifo, kiu montras, ke en la inĝeniera medio oni jam konsideras serioze la problemon de l’artefarita lingvo ĝenerale k de esp-o aparte. Vere, ĉi tiu ampleksa verko de l’konata vortaristo kulminas en la elmontrado de l’valoro de esp-o; k tiel ĝi estas unuaranga propaganda verko por la medioj, al kiuj ĝi estas destinita, sed tre interesa ankaŭ por ĉiuj aliaj germanlingvanoj. Wüster donas analizon pri la lingva evoluo (ĉefe rilate al teknikaj terminoj), montras la celadon al normigo en la teknika lingvo (ekonomieco de lingvo), la lingvan kunordigon (speciale esplorante la eletroteknikan fakon) k finas rekomendante esp-on kiel solvon de la problemo de „planlingvo“ en la tekniko, pruvante per multaj argumentoj k citoj ĝian taŭgecon. La praktika uzado i.a. estas montrata per statistika materialo, k ni trovas multajn atentigojn k nombrojn pri la agado de SAT, pri „S-ulo“, niaj kongresoj ktp. — La libro estas bele prezentita k klare aranĝita, sed bedaŭrinde ne havebla al malriĉaj proletoj. N. B.

[BILDO p.8 | 36,26,66,56] Desegnaĵo: junulo kun kaskedo, kiu paŝas kaj levas gazeton en la mano, kun stako da gazetoj «Sennaciulo» sub la brako.

K-doj! Perantoj! Grupestroj! Organizu la unuopan vendadon de „S-ulo“-N-oj al neabonantoj en via loko!

Miniaturoj de G. D. Nash. Eldonis: The British Publishing Co.: Adr. B.E.A. 142, High Holborn, London W.C. 1. Prezo: 2 ŝ. 6 p. 58 pĝ. Form. 12 × 18 cm.

Ne! k ree ne! tio ne estas poezio! Ja tie ni trovas ritmojn variajn, ian verskonstruadon; sed kiom malsimpla, kiom artifika estas la lingvaĵo! Mi povas diri uzante la vortojn de l’„poeto“: „Elsenkuraĝigite“ mi „rife malridetas“! Strange malloga, akra k plejparte neflua estas tiu tamen en ritmojn premita lingvo! Krome ankoraŭ neologismoj malfaciligas la legadon; la troa uzo de „ec“ precipe en la rimoj estas estetika k lingva manko. 2 aŭ 3 sukcesintaj versaĵoj („La aĉa hundido“) ne pravigas la eldonon de tiu ekstere tiel bele prezentita libreto. N. B.

Domo de Homamo. Projektoj k opinioj pri la „D. de H.“. Ĉefa iniciantinto k protektanto Majstro Onisabro Deguĉi, Prezidanto de Universala Homama Asocio. Eld. de Oomoto Internacia, 1, rue Félix-Faure, Paris 15. 14 pĝ. (hektograf.); form. 12×16. Prezo: 1 intern. respondkupono.

Propaganda broŝuro de la Oomoto-sekto por la kreo de templo kun supra titolo.

MEMORNOTO

Represis el „S-ul-o“: L’Effort, Lyon, 25. 7. (Perer-raporto pri Ĉinio; el Svedio, el Usono, el Japanio).

Pri la SAT-Kongreso raportis: New-Yorker Volkszeitung, 23. 8.; Industrial Solidarity, Chikago, 1. 9.; Volkszeitg., Düsseldorf, 27. 8.

Priesper. artik. k notojn enhavis: Leipziger Lehrerzeitung, n-o 26; Signalen, Stokh., 10. 9.; L’Avenir Socialiste, Lyon, 25. 7.; L’Effort, Lyon, 25. 7., 12. 9.; Arbeiter-Tribüne, Stuttg., 29. 8. (mencias SAT); Aufstieg, Stuttg., 1. 7. (naturamika renkontiĝo esp-ista), 1. 8. (leteroj de SAT-anoj el Francio); Volkszeitg., Düsseldorf, 23. 7., 27. 8.

NIA POŜTO

16 652. — En la nuna formo via versaĵo estas tute presinda. — Red.

ENHAVO

paĝo
Kiun direkton sekvos la laborista movado en Hispanio? 1—2
Pri la kvinjara plano 2—3
La klasbatalo tra la mondo 3—5
Komunisto Bunĉuk 4—5
Kies diro estas la ĉi-suba? 5
Mi volas scii 5
Por nia distro 5
Sennaciula pedagogia paĝo 6—7
Por nia medito 7
Tra Esperantio 7
Recenzejo 8

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 366-367, 8-a de oktobro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

8-a JARO, N-o 366/367 — LEIPZIG, 8. / 10. 1931

[BILDO p.1 | 30,4,66,11] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerchner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

LA FUNDAMENTO DE L’KAPITALISMO ŜANCELIĜAS.

La ekonomia krizo tutmonda, kiu jam de multaj monatoj furiozas tra la kapitalisma mondo, ŝajnas esti atinginta akutan staton, kiel vundo, kiu pusas, ĵetas en febroskuojn la malsanulon k fine kondukas al paroksismo.

Ĉiujn okazojn de l’laŭ politika k ekonomia vidpunkto tiom okazoriĉa monato septembro 1931 superregas per la grado de sia gravo k profundo sendube la akutiĝinta krizo de l’brita kapitalismo.

Efektive, la angla funto sterlinga estis ĝis nun taksata kiel unu el la plej solidaj k neŝanceleblaj monvaloroj en la tuta mondo, k oni povas kompreni la miregon k konsterniĝon de la „interesitaj rondoj“, la kapitalistaro en ĉiuj landoj, kiam subite ŝanceliĝis tiu ĉi fidinda valuto, kiam ĝi estis per dekreto metata ekster la leĝa ora bazo k falis same tiel mizere, kiel iam falis aliaj valutoj, sub la bankrotosignoj de l’ŝtata ekonomio k nekovrita buĝeto.

La konsterniĝo trans la limoj de l’Brita imperio estis tiom pli profunda, ke multaj kapitalposedantoj aŭ prunteprenintoj de angla valuto en la diversaj eŭropaj landoj estis senpere trafitaj per la valorperdo de l’angla funto. Ĉe la ekzemplo de tiu ĉi brita financa krizo ni povas tre bone observi, kiel interligitaj k interdependaj estas la kapitalistaj interesoj de l’ diversaj ŝtatoj, kiel materie dependas la unu de l’alia: kiel absurda sekve estas en tiu ĉi epoko la naciisma spiritostato, laŭ kiu „savi la propran landon“ el bankroto signifas la plej sanktan homan devon. Se tiuj vortoj el la buŝo de demagogaj politikistoj sonas nature k kompreneble, pli malkompreneble estas, ke ili estas akceptataj ankoraŭ de grandaj laboristaj amasoj, bedaŭrinde, kiel sincera parolo. Tiuj vortoj pri la „savo de l’propra lando antaŭ ĉio“, aŭdataj el la buŝoj de Makdonald k Snodn (Snowden) — verŝajne tio estas ilia sincera sento k opinio — karakterizas la spiriton de tiaj personoj, kiuj dum longa tempo povis gvidi la laboristaron de granda lando.

La konsterniĝo ĉe la kapitalistaro pri la anglaj okazoj estis kompleta. Ni vidis sub la unua impreso de l’tiea

[BILDO p.1 | 28,51,67,72] Ksilografiaĵo: amaso da laboristoj kun ĉapoj staras en strato antaŭ altaj, malhelaj urbaj konstruaĵoj.

financkatastrofo sin fermi preskaŭ ĉiujn eŭropajn borsojn, ni vidis la anglan valuton kurzfalanta, k ni vidis la malesperajn klopodojn de l’respondecaj registaraj personoj, inter ili la transkurintoj al la burĝa flanko: Makdonald k Snodn, trovi elirejon el tiu baraktado.

La unua kvazaŭ instinkta movo de l’kapitalistaj institucioj ĉiulandaj, la aŭtomata fermo de l’borsoj montras al ni, kiel sentemaj estas ĉi tiuj institucioj, k kiel interligitaj iliaj ekonomiaj interesoj, kiel preskaŭ tujaj la reefikoj en aliaj landoj, precipe en tiaj, kiuj havas apogon ĉe la brita kapitalismo, kiel Italio k Hungario. Sed eĉ la bonstata Holando reagis per fermo de l’ Amsterdama borso; Svisio ne plu notis la anglan valuton. Kaj pli malbonfarta ekonomie ol ĉi tiuj, Germanio tuj profitis la okazon por ree fermi siajn ĵus malfermitajn borsojn. La timego, ke la malsano de l’brita financa aparato transsaltos al la ĝis nun ne tiom tuŝitaj landoj, estas treege granda. Kaj por tion konstati, kiel oni timas la sekvojn de l’brita malsano por la tuta sistemo, oni nur bezonas preni en la manon iujn gravajn burĝajn ĵurnalojn.

Ni citu el unu el la plej karakterizaj k burĝe klaskonsciaj. En ĉefartikolo de la franca „La Tempo“ (Le Temps) de 22. sept. ni legas jenajn konsiderojn: „… La plej grava eraro, kiun oni povus fari en tiu ĉi horo, — k ne nur en Anglio — estas sin fordoni al la pesimismo k supozi, ke la kredito de Granda Britio estas nekuraceble kompromitita. Temas ĉi tie ne nur pri la savo de Anglio, sed pri la savo de l’tuta mondo. Se financa ruiniĝo de potenco kiel Britio povus okazi — eventualo, kiu estas ekster ĉiuj raciaj antaŭvidoj, — ĉiuj nacioj estus trafataj reefike per tio, ĉiuj popoloj suferus rekte aŭ nerekte ĝiajn efikojn. Neniam eble la solidaro kreiĝinta inter la nacioj per la kondiĉoj mem de la moderna vivo aperis kiel pli certa realo. Ĉiuj argumentoj de politika k sentimenta fako neniiĝas ĉi tie antaŭ la urĝega neceso de intima kunagado por la bono de ĉiuj…“

Malgraŭ kelkaj trankviligaj vortoj oni sentas klare la maltrankvilon k timojn, kiuj ekkaptis la burĝaron. Kaj oni atentu, ke Francio estas lando, kie la kampkulturo k industrio proksimume ekvilibriĝas, k sekve ekonomie

— paĝo 2 —

10 — SENNACIULO

iom pli memstara kompare kun aliaj eŭropaj landoj. Tial ĝi estas malpli intense vundebla ol aliaj ŝtatoj, kiuj rekte dependas de la bonfarto de la brita valuto. Ankaŭ pro tio ke ĝia ŝtata banko estas apud la usona tiu, kiu tenas nuntempe plej multe da oro. Tamen ankaŭ tiu organo de l’franca grandburĝaro parolas tiel, k ĝi ne forgesas samtempe insulti la laboristaron, skribante en respondo al sindemando, kial malgraŭ la starigo de nacia registaro k ĉiuj oferoj k redukto de elspezoj Britio ne sukcesis haltigi la krizon k krei alian atmosferon: „Oni povas klarigi tion nur per la nekomprenemo de l’amasoj k ankaŭ de tiuj, kiuj la propran intereson starigas antaŭ la ĝenerala intereso, ne konsiderante, ke ĉiu aparta intereso estas endanĝerigita, kiam la ĝenerala intereso estas trafita.“ —

Kaj kiel aspektas la situacio ekster Britio? Usono ne scias, kiel solvi la problemon de l’troproduktado k de l’ senlaboreco; Germanio, kies ekonomio malsanegas depost la milito k kie la senlaboreco minacas atingi neviditan gradon en ĉi venonta vintro, similas al dronanto; Aŭstrio, kiu ne havas ekonomian memstarecon, travivas saman periodon de mizerego kiel Germanio; Hungario trapasas registaran k ekonomian krizon, sen ke la laboristaro posedas la necesan forton por likvidi la diktatorecon; en Polio la situacio de l’laboristaro estas senespere malbonega; Italio estas forte tuŝita en sia ekonomia vivo per la kurzfalo de l’ angla funto; la faŝista reĝimo ne povas malhelpi manifestaciojn de senlaboruloj; ktp. Nur Sovetio faras escepton; ĝi ne havas senlaborecon k efektivigas celkonscie la konstruadon de sia laŭplana ekonomio.

Vere, en la monda skalo ŝanceliĝas la kapitalisma fundamento. Kaj nun la eminentaj reprezentantoj de tiu ĉi sistemo febre serĉas elirejon el tiu ĉi situacio, savilon por sia regado. Usono k Francio, kiel posedantoj de ortrezoroj, estas citataj kiel savontoj. Oni apelacias al ilia bonvolemo. Oni preparas rapideme la refirmiĝon de l’ŝanceliĝanta konstruo. Nenia dubo pri tio.

La demando estas nun, ĉu la tutmonda laboristaro permesos al ili tion fari, ĉu ĝi permesos al la rabistoj plue teni sian rabaĵon, ĉu ĝi permesos, ke la dronantoj kaptu la savilon k sin elsavu: Aŭ ĉu ĝi intervenos per sia tuta forto k agos tiel, ke la kapitalismo ricevu la lastan puŝon, kiu pereigos ĝin en la marĉo, kiun ĝi mem kreis k el kiu ĝi povis ĉiam denove leviĝi ĝis nun nur dank’ al la bonvola apogo de l’laboristaro, sur kies ŝultroj kurbegitaj sidis la parazitaro k premegis per maloportuna malracia „raciigo“, senlaborigo, impostegoj, salajr-malaltigoj ktp.

Se en tiu ĉi horo la laboristaro ne estus infektita per burĝeca idearo k

ATENTIGO!

Kiel niaj legantoj jam povas konstati, ĉi tiu numero aperas en amplekso de 12 paĝoj, kiel duobla n-o. La venonta numero aperos nur post du semajnoj. Pli precizajn klarigojn pri tiu paŝo oni povos legi en la venonta n-o.

tiom malfortigita per la fratbatalo, la disputoj k interbataloj en la propra tendaro, — ni estas konvinkitaj, ke ĝi povus organizi tiun potencan kontraŭstaron al la provoj de l’kapitalistaro sin savi per la helpo de l’proletaro, kiu transformiĝante en atakon frakasus la tutan sistemon de l’ekspluatantoj. Makdonald k similuloj tiam vane klopodus savi la burĝaron, ĉar la unuiĝita proletaro, ne estante movado de malplimulto, sed de granda plimulto, certigus al si la nepran venkon super la ŝanceliĝanta malnova sistemo.

N. Bartelmes.

LA FAŜISTA RIBELPROVO EN AŬSTRIO.

La iama gloro de l’aŭstria burĝaro, la „Hejmdefendo“ (ligo de l’aŭstriaj faŝistoj), kreita sub aktiva kunlaboro de eminentaj burĝaj politikistoj por detrui la malamatan „aŭstro-marksismon“, provis starigi la faŝistan diktatorecon per ribelprovo en la nokto de sabato, la 12-a ĝis dimanĉo, la 13-a de septembro.

Ni memoru tiuokaze pri la situacio en la jaro 1927. La registaro de l’prelato Sajpel (Seipel), sub kies protektado la Hejmdefendo fariĝis la privata armeo de la aŭstriaj kapitalistoj, regis en Aŭstrio. La gvidantoj de la faŝista movado penis kunigi la burĝaron kontraŭ la „internan malamikon de la germana nacieco“, kontraŭ la marksisman laboristaron, kiu dum tiu tempo havis bonajn ŝancojn por akiri la potencon en la ŝtato. Sajpel havigis al la faŝistoj financan subtenon de la bankoj, industri-kapitanoj k grandbienuloj, k entuziasme li akcelis la faŝistajn murdist-bandojn. La hejmdefendmovado rapide kreskis post la 15-a de julio 1927, kiam la Viena proletaro ribelis kontraŭ la malkondamno de murdintoj al laboristoj. En aŭtuno de 1929 la faŝista movado atingis la kulminan punkton. Polic-prezidanto Ŝober (Schober), depost la 15-a de julio 1927 tiel amata de la Viena laboristaro kiel Cergibel (Zörgiebel) depost la unua de majo 1929 en Berlino, tiam transprenis la registaron por realigi konstitucian reformprojekton, kiu celis forigi la influon de la socialdemokratio. Sed por modifi la konstitucion laŭleĝe necesas plimulto de du trionoj en la parlamento, kiu sen la voĉoj de la socialdemokrataj deputitoj ne estis atingebla. La Hejmdefendo dum septembro 1929 ekminacis per perfortapliko, k ĝiaj gvidantoj predikis la „marŝon al Vieno“ por devigi la laboristaron akcepti la proponitan konstitucireformon. Post plursemajnaj diskutoj k konferencoj inter socialdemokratoj k burĝoj, dum kiuj la plej esencaj k plej malicaj difinoj estis forigitaj, la socialdemokratoj devis voĉdoni por la modifita projekto, kiu tamen enhavis paragrafojn treege malfavorajn al la laboristaro.

Depost tiu tempo komenciĝas la rapida dissolviĝo de la Hejmdefendo. La sukceso de iliaj postuloj ne estis tre grava, la entreprenistoj estis malkontentaj pro la laŭ sia opinio nesufiĉa senrajtigo al la laboristaro. Subite la subvencioj ĉesis flui en la kasojn de la Hejmdefendo, ĝia anaro ne plu ricevis monon k tial amase ĝi forkuris.

Aŭtuno de 1930. La parlamento, kies funkciperiodo estis ĉesinta, estis novelektenda. La Hejmdefendo nun fondis politikan partion por kolekti la voĉojn de la homoj malkontentaj pri la ekzistantaj partioj demokrataj. „Princo“ Starhemberg, la tiama gvidanto de la Hejmdefendo, eniris la registaron kiel ministro por internaj aferoj. Kiel ĉefo de la ŝtataj plenum-organoj li ordonis malarmi la defendorganizon de la aŭstria laboristaro, la respublikan ŝirmligon. La policistoj k soldatoj enpenetris la laboristajn hejmojn, partidomojn k privatloĝejojn de socialdemokrataj funkciuloj. La sukceso de tiu ĉi armilserĉado estis absolute sensignifa k tio verŝajne ankaŭ estis la sola kaŭzo, kial la faŝistoj ne uzis tiun ĉi ĝis nun plej favoran momenton por starigi sian diktatorecon. Post la baloto la sensignifeco de la Hejmdefendo klare evidentiĝis: inter 165 elektitaj deputitoj estis 7 Hejmdefendanoj.

Preskaŭ la faŝistoj ne estis plu atentataj, ĝis dimanĉon, la 13-an de septembro, ili provis renversi la respublikan konstitucion per ribelprovo („puĉo“); sed ĉi tiu ŝtatperfida entrepreno mizere fiaskis, antaŭ ĉio pro la fera defendvolo de la revolucia laboristaro. La ribelprovo preskaŭ nur restis limigita al Stirio¹, de kie la faŝistaj banditoj intencis konkeri la tutan Aŭstrion. En Stirio la tuta ŝtata aparato estas infektita per la faŝista bacilo, k tial la Hejmdefendo prave kalkulis je pasiva k eĉ aktiva subteno de la landa k distrikta registaroj. Ili ankaŭ ne eraris. La registaro sciigis pri la okazaĵoj noktomeze k la militistaro alvenis je la 3-a posttagmeze! La ofensivo de la ŝtataj plenum-organoj okazis rimarkinde malrapide k

¹ Aŭstrio konsistas el 9 federaci-landoj: Supra Aŭstrio, Malsupra Aŭstrio, Vieno, Burgenlando, Stirio, Karintio, Vorarlbergo, Salcburgo, Tirolio.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 11

sub tiel strangaj cirkonstancoj, ke la grave armitaj hejmdefenduloj ĝustatempe povis forkuri k kaŝi la armilojn. En Leoben (Stirio) ekzemple oni observis, kiam la ĝendarmoj alvenis, ke la stratpostenantoj de l’faŝistoj donis la karabenojn al siaj kunuloj, kiuj ilin portis al la ĉefstabejo. Poste la armiloj estis ŝarĝataj sur veturpretajn aŭtomobilojn, kiuj forveturis tra la malantaŭa pordego, kiam la ĝendarmoj aperis antaŭ la stabejo. Sed antaŭe la trupestro de la ĝendarmaro amike salutis la gvidanton de la hejmdefenduloj per kamaradeca manpremo.

La ribelintoj estis okupantaj distriktregistarejojn k arestis distriktestrojn, urbestrojn k laboristajn funkciulojn. En la stratoj estis disdonitaj k afiŝitaj flugfolioj kun alvoko al la „Popolo de Aŭstrio“ k la provizora konstitucio faŝista, subskribita de la faŝista ĉefo k gvidanto de la ribelprovo, d-o Pfrimer (Pfriemer). En Karpfenberg la faŝistaj krimuloj kuratakis la laboristan hejmon k mortpafis 2 nearmitajn laboristojn k tri aliajn K-dojn ili grave vundis.

Ĝis la 13-a vespere la opereta ribelo komplete estis likvidita, la gvidantoj grandparte arestitaj. D-o Pfrimer, kiu jam revis pri la „transpreno de la ŝtata potenco“, kuraĝe forkuris al Jugoslavio. Kvankam la registaro promesis plej severan punon de la kulpuloj, la laboristaro ne fidas al tiu promeso k ĝi agas bone, se ĝi atenteme direktas la rigardon al la venontaj okazoj.

J. B., Linz-ano n-o 17245.

EL LATVIO.

Anstataŭ preĝado — lernado de latva lingvo.

En Latvio — certe ankaŭ en aliaj landoj — oni devis antaŭ 30 jaroj multege preĝadi. Estis la plej grava fako en lernejoj — la preĝado. Nuntempe la homoj estas pli kleraj. La preĝado k lernado el la biblio ne estas plu necesa, k tio nur okazas oficiale laŭ volo. Sed, por ke al la gelernantoj k aliaj homoj ne manku laboro, ni havas multe da „kleregaj“ lingvaj porfesoroj. Ĉiutage ili ŝanĝas la latvan lingvon k ĉiu laŭ sia gusto. Famekonata tiurilate estas la profesoro Endzelius, sed ankaŭ profesoroj Ŝmit k Bleze distingiĝas. Ĉiutage ankaŭ la lernantoj devas lerni denove ĝuste skribi latve. Ĉiutage ankaŭ la maturaj homoj devas denove lerni la korektan skribadon.

Kompreneble estas, ke ĉiuj estas malkontentaj pri la profesoroj nomitaj, k tiuj lingvistoj pruvas, ke la profesoro Endzelius mem ne skribas korekte laŭ sia elpensita ortografio. Efektive tio rilatas la ortografion, ĉar ankaŭ la ortografion oni ĉiutage ŝanĝas, ne nur la vortojn. Oni supozas, ke preskaŭ 80% el la latva intelektularo skribas malkorekte!

Kiam la gelernantoj estas finstudintaj en la mezlernejo k volas fariĝi altlernejaj studentoj, ili devas ankoraŭ lerni tre multe preĝi — ho, pardonu: ellerni latvan lingvon. Ĉar ĝenerale estas tro multaj aspirantoj, okazas konkurs-ekzamenoj, k ordinare pro la ekzameno en la latva lingvo 50% el la aspirantoj ne povas fariĝi studentoj. Oni ne pensu, ke nur la nelatvoj ne povas sukcesi en la student-ekzamenoj pro la latva lingvo. Ne, ankaŭ la latvaj lernantoj, kiuj ĉiam parolis latve, kiuj havas latvajn gepatrojn, kiuj ĉiam vizitis latvan lernejon k kiuj, estas eble, eĉ ne parolas aliajn lingvojn, k kiuj ne volas studi filologion, sed medicinon, ĥemion, agronomion ktp., ili ne povas fariĝi studentoj pro la „nekompreno“ de la latva lingvo. Tial mi pensas, ke oni rajtas diri, ke en Latvio oni anstataŭigis la preĝadon per la latva lingvo.

Malmulto ankoraŭ estu dirata pri la situacio de la loka intelektularo. Ĝi estas tre malfacila. Laboron oni povas ricevi nur per „geonkloj“ (protektantoj). Pli progresemaj libroj estas malpermesataj. La latviano ne rajtas scii „tro“ multe pri sociaj, politikaj, ekonomiaj k seksaj demandoj. Pro tio ni nuntempe ankoraŭ havas tre malmulte da socialistoj inter la intelektularo.

A. Kurmis, Riga.

[REKLAMO p.3] Klaskonscia SAT-ano ne portas nacian aŭ neŭtralan esperanto-insignon, sed NUR LA SAT-INSIGNON! Per tio, li ne nur propagandas por ESPERANTO sed ankaŭ por sia tutmonda organizo. Pingloj, butonoj, broĉoj — Diametro 16 mm. Prezo: 0,80 mk. germ. Administracio de SAT, Leipzig O. 27 Kolmstrasse 1

Letero el Usono al „S-ulo“ k la SAT-anaro.

Karaj Gek-doj! Estas neeviteble, ke mi skribu al vi pri la samaj „jam delonge konataj aferoj, kiujn ĉiu gazeto laborista remaĉas sen nia SAT-Esperanto-Servo“. Sed ŝajnas al mi, ke almenaŭ en ĉi-kazo, oni ne povas sufiĉe ofte ripetadi, ke

Toĉjo Muni (Mooney) k Bilings (Billings) ankoraŭ troviĝas en malliberejo!

Malantaŭ la fortikaj muroj de l’malliberejo Sen Kventin (San Quentin) en Kalifornio sidas depost 15 jaroj homoj, kies kredo al la solidaro de la laboristaro estas ilia vertebro. Pro tiu kredo Muni ne kadukiĝis, kvankam la malliberejo fosis sulkojn sur lia vizaĝo k paligis lian hararon. Li ankoraŭ staras kiel rekta homo.

Tion montras nova pledo de T. Muni konstrui vere unuecan fronton de ĉiuj lab.organizoj ĉirkaŭ „T. Muni-Bilings Komitatoj“, kiuj daŭre zorgadu, ke Kalifornio havu fifamon en tutmondo. Montriĝas en la pledo la blankardo de animo kredema al laborista solidaro, per kiu li esperas veki la koleron de l’giganto-laboristaro.

Ne plu li esperas veki la konsciencon de ŝtatestroj de Kalifornio, kiuj unu post la alia transprenas la plej altan oficon en la ŝtato ne purigante ĝian blazonon. Ja leviĝis legio post legio por postuli la liberigon por Muni k Bilings. Inter la eminentaj troviĝas: la kondamninta juĝisto, ĉiuj vivantaj ĵurintoj, kiuj „tiam“ juĝis ilin kulpaj; kapitanoj de la polico k de detektivoj, kiuj „tiam“ persekutis, vico da senatanoj el la supera leĝdonejo de Usono k, ne laste, komisiono, kiun aparte nomis prezidanto Ŭilzn (Wilson). Ĉiuj ili hodiaŭ havas la firman konvinkon, ke Muni k Bilings troviĝas en malliberejo senkulpaj. Kaj tamen neniu ŝtatestro Kalifornia, kiu sola, laŭ la komplika tiea leĝaro, povas meti en liberon ambaŭ viktimojn, kuraĝas agi kontraŭ la volo de la „Energia k Fervoja interesoj“, se ne ondego de l’publika opinio devigos la plumingon [nelegebla] manojn al la ŝtatestro de Kalifornio.

Tial diras Toĉjo: „Mi estas pli certe mallibera hodiaŭ ol kiam unue arestita. La diktatoroj de l’kapitalo scias, ke la ekonomiaj kondiĉoj estas tiel malbonaŭguraj, ke nun deklari liberigon signifas kvazaŭ forĵeti ekbruligitan alumeton en pulvujon. Ni devos pruvi, ke ankaŭ mia daŭrigata enkarcerigo ne servos al iliaj celoj. Tiu ĉi alvoko estu la fajrero, kiu ekflamigos senkomparan brulegon, — agitadon, kiu vekos la amasojn por postuli mian senkondiĉan liberigon, kiel tiun al ĉiuj malliberuloj pro klasbatalo“!

Jen, karaj Gek-doj, „pramalnova“ rakonto. Ĝi ne plu havas la allogpovon de sensacio. Ĉe tiuj, al kiuj tragedio el la klasbatalo estas nur distra legaĵo, mia letero nur kaŭzos ekĝemon k poste reforgeson. La aliajn la voko de T. Muni ekstarigos en unuecan fronton, malgraŭ ĉiuj aliaj disputoj k diferencoj. Muni mem scias, ke ne estas facile al kelkiuj kunlabori unu kun la alia. Sed fine nur afero de malliberaj klasbatalantoj estas tereno, sur kiu la klasbatalaj armeeroj povos kune marŝi por cedigi la regantojn.

La SAT-anoj estu la unuaj en la fronto. Ili konigu ĉi tiun leteron. Ili instigu siajn organizojn al solidara ekago en la tuta mondo. Solidaro ja ne mortas, ĉar la fama kazo „malnoviĝis“, aŭ ĉu vere? Ne, milfoje ne! Ĝuste tial bruladu la vundo. Restu nia devizo: Maljusto kontraŭ unu, estas maljusto kontraŭ ĉiuj“!

Kun solidaraj sentoj por Toĉjo Muni k Bilings

via SAT-ano 1307.

— paĝo 4 —

12 — SENNACIULO

La manifesto de la britaj maristoj.

„Ni, la lojalaj regatoj de Via Reĝa Moŝto, per ĉi tio prezentas al Niaj Lordoj Komisaroj ĉe la Admiralitato nian reprezentanton, por ilin petegi pri reekzameno al la drastaj malaltigoj de la salajroj, kiuj estis trudataj al la plej malalte pagataj ŝipanoj.

Evidentas, al ĉiuj koncernatoj, ke ĉi tiu malaltigo signifas tragedion, mizeron k senmoralecon en la familioj de la malalte pagataj ŝipanoj, k, escepte se garantiita, skribita interkonsento estas ricevita el la Admiralitato k konfirmita de la Parlamento, konstatanta, ke okazos reekzameno pri niaj salajroj, ni estas decidintaj tutunuece rifuzi veturi je la nova pag-normo.

La ŝipanoj estas tute pretaj akcepti malaltigon, kiun ili opinius pravigita.“

El la Ĉiutaga Laboristo (Daily Worker), n-o 531.

Publikigante la ĉi-supran dokumenton, kiu havas historian gravon, ni aldonu mallongan komenton. La respektema, servema tono, laŭ kiu sin esprimas la britiaj maristoj, ne povas tamen kaŝi la fakton, ke ili malobeis. La malobeo estas la unua paŝo sur la vojo al ribelo. Kaj ne povas esti dubo, ke la ribelemaj maristoj imitos siajn kolegojn el Kronŝtat k el Kiel, se ili ne ricevos kontentigon. Kaj eĉ en tiu okazo ili certe ne forgesos, ke nur pro sia malobeo la estroj estis devigataj kapitulace revenigi la ŝipojn en la havenojn.

Kaj la tutmonda proletaro ricevas per tio plian instruon pri la granda potenco, kiun ĝi disponas: sufiĉas ja, ke la laboristoj krucigu la brakojn, por ke ekŝanceliĝu la tuta kapitalista sistemo.

POR NIA INSTRUIĜO.

La radiado de l’Suno ne povas esti eterna. Kiel la aliaj steloj, ĝi devos morti, tio estas fariĝi estingiĝinta k nigra maso vagadanta en la spaco. La Suno similos forte al la Tero — Tero grandega k senluma, sur kiun sole la steloj brilos. La kuntiriĝo progresanta de la surfaco, kaŭzata per la perdo de l’varmo, transformos la astron en specon de sulkoplena mumio.

*

La bestaro de iu regiono adaptiĝas al la ekzistanta vegetaĵaro. Kvankam la bestaro plej ofte ne multe elstaras en bildo de pejzaĝo pro sia malgrando k ofta malmultnombro, iuj specoj el la bestaro povas akiri grandegan influon sur regionon. Tion montras la beribera muŝo, kiu formortigis en kelkaj teritorioj de Centra Afriko la tutan vivaĵaron.

Pri la kvinjara plano — AL LA SOCIALISMO AŬ AL LA FARAONISMO?

(2. daŭrigo. Vd. la n-ojn 364, 365.)

Mi ne volus trouzi citojn. Tamen, kvankam tio estas klarigita en la „CIVILA MILITO EN FRANCIO“, skribita de Marks tuj post la Komuno k en „ŜTATO K REVOLUCIO“, skribita de Lenin ĵus antaŭ Oktobro, la laŭdiraj marksistoj, la „maldekstraj“ k la dekstraj, tiel tute inverse klarigis al si la ideojn de Marks k Lenin pri tiu punkto, ke mi opinias necesa reprodukti kelkajn tekstojn el la unu k el la alia.

Deklarinte, ke la laborista klaso ne

Por ŝtopi la breĉon faritan en la buĝeto de SAT per la rabo de CK de SEU.

  1. listo.

J. Habert — 10 fr. fr., Marthe Planchon — 10, L. Glodeaŭ — 5, S. Tinnland — 5, Ch. Rouillard — 5, E. Lanti — 15, Avid — 10, P. Goirand — 5, Robert — 5, Merigot — 5, Ida — 5, Hamleto — 2, Albert — 5, Bartelmes — 10, X — 4, SAT 740 — 20, Kaiser 10 741 — 10, Cachon — 10, Limuzin — 15, Polgar V. — 50 (sume: 206 fr. fr.), ĉiuj el Parizo, K-dino 16 524, Istanbul — 10 mk. g., G. Douet, Vincennes — 10 fr. fr., Aarse, Amsterdam — 5.05 mk. g., W. J. Eerdman, Rotterdam — 2.70 mk. g., E. Rosen, Slöinge — 1 kr. sveda.

povus „sin limigi kapti la ŝtatan meĥanismon k uzi je sia profito“, poste Marks tiel klarigis, el kio konsistis la ŝtat-transformado, farita de la Pariza Komuno, transformado, kiu, laŭ Engels, estas la unua ekzemplo de proletara diktaturo.

„… Parizo sin liberigis de l’armeo k anstataŭigis ĝin per la nacia milico, grandparte formita el laboristoj. Necesis aliigi tiun ĉi fakton en institucion. La unua dekreto de la Komuno forigis, do, la konstantan militistaron k anstataŭigis ĝin per la armita popolo.

„La Komuno formiĝis el la urbaj deputitoj, kiuj estis elektitaj per la ĝenerala elektorajto en ĉiuj distriktoj de la urbo, respondecaj k ajnatempe ŝanĝeblaj. La plejparto el ĝiaj membroj estis, memkompreneble, laboristoj, aŭ rekonitaj reprezentantoj de la laborista klaso. La Komuno devis esti ne parolanta, sed aganta kunsidantaro; ĝi posedis, samtempe, la regan potencon k la leĝdonan potencon. La polico, ĝis nun estinta ilo de la ŝtata registaro, estis tuj senigita je siaj politikaj funkcioj k transformita en respondecan organon de l’Komuno, ŝanĝeblan ajnatempe. La sama principo estis aplikata al ĉiuj oficistoj de la administracio. Komencante de la membroj de l’Komuno, de supre ĝis malsupre la socia servo devis esti plenumata por la salajro de laboristo…

„Post la forigo de l’konstanta militistaro k de l’polico, de tiuj iloj por la materiala regpotenco de l’malnova registaro, la Komuno…“

Tiel, forigo de la konstanta militistaro, k ĝia anstataŭigo per armita popolo, forigo de politika polico, forigo de la burokrataro, tiel konsiderata: per la alĝustigo de iliaj oficaj salajroj al la nivelo de laboristaj salajroj, tiaj estas, laŭ Marks, la karakterizaĵoj de la proletara diktaturo.

Ĉe Lenin, estas eble ankoraŭ pli klare. Jen, kion oni legas en „ŜTATO K REVOLUCIO“:

„La marksistoj proklamas neceson por la proletaro kapti la politikan povon, tute detrui la malnovan ŝtatmaŝinon, k anstataŭigi ĝin per nova, konsistanta el la organizado de l’armita popolo, laŭ la tipo de la Komuno.“

„Se la laboristoj unuigas memvole siajn fortojn, tio estos centralismo, sed ĝi sin bazos sur la „kompleta detruo“ de la centraligita ŝtato, de la konstanta militistaro, de l’polico, k de l’burokrataro.“

„… ni batalos por la detruo de la tuta malnova ŝtatmaŝino, por ke la armita proletaro fariĝu mem la registaro.“

Kaj en aliaj nuntempaj verkoj, siaj LETEROJ EL MALPROKSIMO, en printempo 1917, li skribas en sia letero pri la proletara milico de la 11-a de marto 1917 (Internacia Korespondaĵaro, n-o 46, paĝo 368):

„Ni bezonas ŝtaton, sed ne saman kiel bezonas la burĝaro, kun plenumorganoj distingaj de la popolo, k kontraŭaj al la popolo, en la formoj de la polico, de l’armeo k burokrataro. Ĉiuj burĝaj revolucioj nur plibonigis tiun registaran maŝinon k transdonis ĝin de unu partio al la alia… La proletaro devas ‚rompi‘ ĝin laŭ la vorto de Marks k anstataŭigi per alia, kunfandante la policon, la armeon k la burokrataron kun la tuta armita popolo.“

Kaj ankoraŭ, en sia malfermita letero al la delegitoj de l’kamparana Kongreso en majo 1917 (Internacia Korespondaĵaro n-o 57, paĝo 711):

„Ni volas respublikon, sen polico destinita lukti kontraŭ la popolo, respublikon, en kiu ĉiuj oficistoj, de supre malsupren, estu elektitaj k ŝanĝeblaj ajnatempe laŭ la popola volo. Ilia salajro ne devas superi tiun de sperta laboristo. Ni postulas ankaŭ, ke la

— paĝo 5 —

armeestroj estu elektataj k ke la konstanta militistaro, apartigita de l’popolo, komandata de klaso malamika al la popolo, estu anstataŭata de ĝenerala popolarmado, de popola milico.”

Sen proletara diktaturo neniu irado al socialismo.

Ĉu tia estas la Sovetia reĝimo?

Ĉu en Sovetio la konstanta militistaro, la polico, la burokrataro estas „detruitaj”? Ĉu la popolo estas armita? Ĉu la ŝtato ne konsistas kiel la burĝa ŝtato, el distingaj organoj?

Konsekvence, ekzistas en Sovetio la malnova ŝtato, la klasika ŝtato, la klasa ŝtato, kun ĉiuj siaj kutimaj organoj por subpremo; ne ekzistas la diktaturo de la proletaro.

La rusa proletaro ekkaptis la ŝtatan maŝinon; sed, male al la instruo de la Pariza Komuno, kolektita de Marks k de Lenin, ĝi ne „rompis” ĝin. Ĝi nur rekovris per nova etiketo ĉiujn malnovajn organojn de la cara ŝtato; ĝi parte ŝanĝis la oficistaron: la cara armeo fariĝis la ruĝa armeo, la Oĥrana nomiĝas nun G.P.U. k la grandega cara burokrataro ŝanĝiĝis en la ne malpli grandegan sovetan burokrataron, sed nenio el ĝi estas rompita. Ĉio estas konservita aŭ restarigita en la freneza espero, ke la proletaro povus „funkciigi ĝin je sia profito”. Utopio!

Ĉe foresto de la proletara diktaturo, al kio devas konduki la industriigo de Rusio k la meĥanikigo de ĝia terkulturo? Ĝi povas nur konduki al nova formo de l’ekspluatado al la homo fare de la homo, al novaj manieroj de iuj akiri la plusvaloron produktitan de la aliaj.

Ni ne forgesu, ja, ke la ekspluatado al la homo fare de la homo ne estas la nura propraĵo de la kapitalismo; ĝi naskiĝis longe antaŭ ĉi tiu; ĝi naskiĝis tuj kiam la homo estis posedanta teknikon sufiĉan por produkti plusvaloron. De kiam la individuo kapablis produkti iom pli ol estis al ĝi rigore necese por vivi, kelkiuj alproprigis al si tiun ĉi ioman plion: la disdividiĝo en klasojn aperis.

La maniero, laŭ kiu tiu alproprigo okazis, variis laŭ la epokoj. La manièro, kiun praktikas la kapitalistoj, estas la lasta laŭdate. La kapitalismo povas esti detruata, k tamen, sur ĝiaj ruinoj povos stariĝi novaj manieroj de ekspluatado, de alproprigo de la plusvaloro, kiuj ne plu estos la kapitalistaj alproprigaj manieroj, sed kiuj ne malpli estos manieroj de ekspluatado. (Finota.) R. Luzon.

Tradukis la Alĝera Esperantista Grupo el la franca revuo „La Révolution Prolétarienne” (La Proleta Revolucio).

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en „S-ulo” respondecas la aŭtoroj.

La klasbatalo tra la mondo

Pilsudski deziras regi sen opozicio.

La prokuroro de l’respubliko transdonis al la Varsovia tribunalo akuzakton kontraŭ la 11 deputitoj de l’ socialista partio k de l’popol-partio, kiuj estis arestitaj en septembro 1930 k enfermitaj en la citadelo de Brzesc, poste liberigitaj kontraŭ kaŭcio. Laŭ ĉi tiu akto la deputitoj estas akuzataj pro krima aktiveco kontraŭ la ŝtato (paragrafo 100 de l’punkodo: laŭ ĝi la puno estas dumviva malliberigo) aŭ preparado de tiaj krimoj kontraŭ la ŝtato (paragr. 101, laŭ kiu estas difinita puno de 10 ĝis 15 jaroj da malliberigo). La proceso okazos la 26-an de oktobro. Oni devas konfesi, ke Pilsudski estas majstra lernanto de Musolini!

La sociaj konfliktoj en Hispanio.

En la tuta regiono de Kordobo la terkulturistoj troviĝas en stato de ribelemo. En la proksimo de tiu urbo la terkulturistoj deklaris, ke ili volas labori nur ok horojn estonte, k ke ili ekstrikus, se oni ne konsentus al ilia postulo. — En Katalunio la konflikto inter bienposedantoj k farmuloj serioze pligraviĝis. La farmuloj postulis laŭ la registaraj dekretoj de l’11. julio k 6. aŭgusto la revizon de l’kontraktoj, kiuj ligas ilin al la posedantoj. La farmuloj ne plu transdonis al la posedantoj la interkonsentitan produkto-parton, sed pagis nur 5 % de ĝia valoro. Fine, post longaj diskutoj, estis konsentite al la farmuloj postuli la revizon de l’ kontraktoj; dume ili rajtos transdoni reduktitan elcenton el la produktokvanto al la posedantoj. La nombro da farmuloj en tiu konflikto partoprenantaj estas 32 000.

Amasaj arestoj en Usono.

La Nov-Jorka policistaro atakis 5000 laboristojn, kiuj volis malhelpi la elloĝigon de la familio de negra laboristo. 21 personoj estis arestitaj. En San Francisko la senlaboruloj organizis manifestacion antaŭ la urbdomo. La policanoj atakis la amason k arestis 24 laboristojn.

Kion la entreprenistoj forsilentas.

En sia rekomendado de ekstrema ŝparemo al la laborulaj amasoj, kiun tre intense prizorgas lastatempe en Germanio la industriistoj k aliaj ekonomifakaj ĉefoj k politikaj gvidantoj de l’partioj, kiuj defendas la interesojn de l’posedantoj, ĉi tiuj sinjoroj forsilentas honteme kelkajn interesajn faktojn: Laŭ konstatoj de Teod. Hebiŝ ekzistas en Germanio 220 nobelaj grandbienuloj, kies posedo ampleksas 2000 hektarojn k pliaj 483, kiuj disponas pri pli ol 1000 hektaroj da kulturata grundo. Do al ĉi tiuj 703 nobelaj bienuloj kune apartenas 1,5 miliono da hektaroj. Laŭ esploro de la revuo „La Ago” (Die Tat) la 110 plej riĉaj homoj (aŭ familioj) en Germanio posedas kune valorojn de 3,4 miliardoj da germ.mk., ĉiuj aliaj (proks. 2000) milionuloj kune posedas 2,2 miliardojn. El la 110 estas grandbienuloj — 35, industriistoj — 42, la aliaj estas komercistoj k bankieroj.

La direktoro de l’Tubara (mastra) sindikato havas jaran salajron de 110 mil gmk. sen la kromenspezoj, la direktoro de l’Ŝtal-unuiĝo 180 mil gmk., de Krup (Krupp) 120 mil gmk.; tiu de l’I.G.-Farbindustrio ricevas 500 mil gmk., ĉefdirektoro Kuno de l’Hamburg-Amerika ŝipkompanio nur 600 mil mk. Ĉi lasta malriĉulo ricevas krome por la farita laboro estri la ministraron la modestan pension de nur 18 285 gmk. La prezidanto de la Ŝtata Banko jare enspezas 340 mil mk., liaj subdirektoroj po 180 mil mk.

Nur, ĉar „ni” estas tiom malriĉaj, ni devas ŝpari. Nur pro tio la meza salajro estas 1800 ĝis 2000 mk. jare. Senlaboruloj ricevas la sumegon de 400 ĝis 1200 mk. (ĝia alto varias laŭ la antaŭa salajro k nombro da familianoj). Pri la maljusto de tiu stato tamen neniam konsentos la mastroj; ekzistas nenia alia rimedo ol batale elakiri la juston k la rajton, prepari la spiriton de la proletoj en la senco de l’klasbatalo. Laŭ komuniko de 1378.

La striko de domluantoj en Roterdamo.

Roterdamo kiel unu el la plej gravaj havenurboj de la kontinento eŭropa same kiel la aliaj suferas pro la mondkrizo k jam dum jaroj la haven-laboristoj estas grandnombre senlaboraj, kompreneble ankaŭ tiuj el la dependaj entreprenoj (ŝipkonstruejoj, transport-entreprenoj ktp.)

[REKLAMO p.5] „. . . Oni nepre estas logata per la forto k la subtilo de la intelekto de E. Lanti, kiu esploras la demandojn el ĉiuj flankoj k profunde enpenetras ilin. Per lerta apliko de la paradokso, li igas tute aparte altiraj ĉi tiujn riĉhavajn paĝojn. Je la lingva vidpunkto la verko estas perfekta. . . .” G. A. — Tia estas unu inter multaj aliaj simile favoraj opinioj esprimitaj de la recenzistoj pri Vortoj de K-do E. Lanti Kun antaŭparolo de L. Banmer. Plie ĉiu notu bone en la memoron, ke en ĉi tiu libro estas troveblaj respondoj al multaj demandoj, kiuj senĉese restariĝas — ĉu pro forgeso ĉe malnovaj SAT-anoj, aŭ pro nescio ĉe novaj. Formato: 12×19 cm. 192 paĝoj. Prezo: 12 fr.fr. aŭ 2 mk.g., 2 ŝil., 0,50 dol., 2.50 svis. fk., 1,25 guld. Rabato je 20% al aktiv. SAT-anoj. Ne prokrastu havigi al vi la volumon. Sidejo de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX. Administrejo: Kolmstr. 1, Leipzig O 27.

— paĝo 6 —

Priskribo de la krizo jam ofte estas verkita en „S-ulo”, sed mi volonte scius, ĉu la efikoj montriĝas ankaŭ en aliaj urboj same kiel en Amsterdamo k Roterdamo, nome per amasa rifuzo pagi la plialtigitan aŭ plialtigotan domlumonon.

La domposedantoj (tie ĉi nomitaj dom-melkantoj) utiligis la malabundon je domoj por plialtigi la domluprezojn; dum k kelkajn jarojn post la milito ili estis malhelpataj per leĝo; ili komencis fervore „melki” la domluantojn, kiam likvidiĝis tiu leĝo.

Aperis protestoj en la gazetoj laboristaj, kontraŭdirajoj en la burĝaj, k la posedantoj daŭrigis melki, melkadi, melkegadi. . .

Subite preskaŭ samtempe en Amsterdamo k Roterdamo la luantoj organizite rifuzis pluan pagadon. En Amsterdamo la strikantoj triumfis sen interpuŝiĝoj kun la policanoj, sed en Roterdamo la venko nur venis post pluraj interbataloj. Trideko da luantoj strikis k la gvidanton oni eldomigis leĝe, sed multaj homoj plenigis la ŝtuparon k ĉambron k nur post ega rezistado la meblaro estis portita sur la straton. Tio estis la komenco de la interpuŝiĝoj. La simpatiantoj venis amase ĉiun vesperon. Armeoj da stratbuboj (13—18 jaraj) komencis provoki la policistojn k tiuj ĉi, ne edukitaj homoj, perdis siajn cerbojn k disbatis la amason.

La policanoj ne ĝuas la simpation de la laboristoj, kvankam fakte ili estis laboristoj; ilia devo estas prizorgi la publikan ordon, sed pli k pli fariĝas helpantoj k defendantoj de la kapitalismo. La urbestraro jam delonge komprenas tion k pagas pli altan salajron al ili. Tamen ni pripensu, ke ankaŭ la panakir-problemo devigis ilin fariĝi policanoj. Ĉu ili restos fidelaj al la sistemo kapitalisma, kiam venos la momento de la finbatalo? Mi dubas pri tio.

Post unu el tiuj ĉi interbataloj, laŭdire kelkaj knaboj ĵetis el malluma strato ŝtonojn al policistoj k tiuj komencis pafi kun la rezulto, ke parolanta viro estis mortigita. Senkulpa viktimo de la necerbhava policanaro, kiu fakte defendis la domposedantojn aŭ almenaŭ sentakte agis kontraŭ la laboristoj.

Ankaŭ en aliaj urbkvartaloj komenciĝis pagstrikoj kun diversaj rezultoj k denove kun interpuŝiĝoj inter polico k popolo.

Tiel montriĝas la sinteno de l’domposedantoj; kvankam la burĝaj gazetoj neadas, ke oni elsuĉas la domluantojn, la urbestraro komisiis komisionon esplori la luprezojn.

Domaĉoj estas plialtigitaj de 3 guldenoj (ĉ. 1.20 dol.) ĝis 5—6 guldenoj semajne, en la daŭro de kelkaj jaroj. La hominda sinteno de tiaj domposedantoj montriĝas klare per jena fakto: SAT-membro konstruis lumbildkeston por meti malantaŭ la fenestro, kun sekvantaj sendanĝeraj vortoj: „Arbeiders leert Esperanto” (Laboristoj lernu esperanton!). Rezulte, post interparoladoj, li estis devigata forlasi la domon, ĉar la domposedanto ne aprobis la rekomendon al esperanto.

La esprimoj „malspritulo, elsuĉuloj, parazitoj” ne tiel bone karakterizas la domposedantojn ol la nederlanda esprimo: „Domet-melkantoj”. E. 17011.

Forigu la burĝajn sensencaĵojn!

„Kontento alportas feliĉon”. Leginte ĉi tiun proverbon en laborista loĝejo, mi demandis min: Ĉu tiu ĉi K-do k lia edzino scias, kion signifas esti socialisto? Preskaŭ oni devas dubi pri tio. Socialisto estas batalanto kontraŭ la kapitalismo k do, batalanto kontraŭ privata posedo. Kontenta laboristo ne postulas pli altan salajron, pli belan loĝejon k pli multe da libera tempo. Certege, la kapitalistoj preferas tiajn laboristojn. Sed, ju pli kontentaj estas la laboristoj, des pli granda estas la profito de l’kapitalisto. Kontenta laboristo subtenas la kapitalismon, sed ne kontraŭbatalas ĝin. Kaj tial:

Tiaj proverboj estas fiburĝaj! Malaperigu ilin el laboristaj loĝejoj! Forigu la burĝajn sensencaĵojn! Tiaj proverboj estas opio por la proletaro. Per tiaj proverboj oni provas kovri per nokta vualo la cerbojn de laboristoj.

Kial do tiu K-do ne forigas tiun proverbon el sia loĝejo? Ĉu pro nekompreno aŭ ĉu pro hezitemo? Sed, por ornami laboristan loĝejon, oni trovus certe pli belajn sentencojn! Ekzemple:

„Ĉio por aliuj, nenio por si mem.”

„Vivu, kiu laboras.”

„Amantoj estu batalantoj duope”, k.a. K. Gelmayer (17117).

DISKUTEJO:

Ĉu ne ankaŭ dogmo?

Kara K-do F. S.! Vi publikigis artikolon „Pastroj imitas Sovetion” (en n-o 361, sub la rubriko „Kontraŭ la dogmojn”). Komence de tiu artikolo vi asertas, ke la pastraro agitaĉas kontraŭ Sovetio pro nuraj ekonomiaj kaŭzoj. Ĉar, tiel vi konkludas, la soveta kolektivismo minacas la kapitalismon. Laŭ vi, ĉia religieco baziĝas nur sur privatmastruma pensmaniero.

Tiam vi tre mirigite konstatas, ke monaĥoj uzas traktoron (en Aŭstrio, kies terkulturo estas tre neprogresema!), do, la plej modernan maŝinon terkulturan. Nu, tion oni ja ne povas nomi imitado al Sovetio. Ĉar en kapitalistaj landoj oni ja uzas traktorojn en la terkulturado jam pli longe ol en Sovetio! Ke la katolika eklezio uzas la plej modernajn teknikajn ilojn por akceli siajn celojn, por tio mi povas citi pliajn ekzemplojn:

La katolika gazeto „La Nova Regno” (Das Neue Reich) raportas meze de 1929: „La MIVA (Missions-Verkehrs-Arbeitsgemeinschaft = kooperativo por komunikado de misioj) enkondukos, komence de l’sekvonta jaro, kombinitan misian komunikadon per aŭtomobiloj, motorŝipoj, aeroplanoj k senfadena telegrafio, en la treege malfacile traireblaj partoj de l’norda teritorio de sud-okcidenta Afriko. . . .”

„La akcidento, per kiu la 12-an de oktobro 1930 estis detruita la aeroplano „P. Market” de l’jezuitaj misioj en Alasko, ne malfortigis la kuraĝan iniciativon de tiuj malproksimaj misiistoj. Jam anstataŭis nova aeroplano „Belanca”, moderna aeroplano kun ses sidlokoj, la detruitan k faris jam siajn unuajn flugojn. (Sekvas kalkulo pri la pli favora k pli malmultekosta interrilato per la aeroplano.)” („Munĥena dimanĉa gazeto katolika” numero 35, 30. 8. 1931.)

Sed tiuj ekzemploj ja nur montras, ke la eklezio ne rifuzas uzi la plej modernajn teknikajn maŝinojn k labormetodojn.

Pli grava estas la demando, ĉu la religieco baziĝas nur sur privatmastruma pensado. Tiun opinion vi bazas sur la vulgara marksista teorio, ke la formo de l’ekonomio difinas la pensmanieron de l’homoj. Nu, mi ĉi tie ne volas pritrakti la psikologian fakton, ke ĉiu homo havas senton por justo k maljusto. Ĉi tie interesas nin la demando, ĉu la eklezioj, precipe la katolika eklezio, dependas de la stato de ekonomio, ĉu ili dependas de tio, ke regas privata mastrumado. Ekzistas du gravaj kontraŭ-argumentoj.

La unua estas la ekzistado de l’katolika eklezio jam de 1500 jaroj. Dum tiuj 1500 jaroj la ekonomio ŝanĝis kelkfoje sian esencon, sed la katolika eklezio estas ankoraŭ nun la sama, ĝi ne nuligis iun el siaj principoj. La progresinta ekonomio de l’roma imperio ĉesis; ĝin anstataŭis la primitiva ekonomio de l’germanaj konkerantoj. Sed, influite de la konkeritoj tiu ekonomio progresis ĝis prospero de mezepoka ekonomio, ekonomia stato, en kiu dum proks. du jarcentoj fakte ne ekzistis ekonomia subpremado; tiam aperis feŭdismo; el ĝi estiĝis la nuna industria kapitalismo. La katolika eklezio ŝanĝis eksterajn formojn, sed ne siajn prin-

Kio la komunismon distingas, tio estas ne la forigo de l’propraĵo entute, sed la forigo de l’burĝa propraĵo. . .

La propraĵo en sia hodiaŭa formo moviĝas en la antagonismo de kapitalo k dunglaboro. . .

La komunismo prenas al neniu la povon alproprigi al si sociajn produktojn, ĝi prenas nur la povon per tiu ĉi alproprigo subjugigi fremdan laboron. El „La Komunista Manifesto” (Marks-Engels).

— paĝo 7 —

cipojn. Nun ĝi jam preparas pozicion, kiu ebligas al ĝi ekzistadon sub kolektiva ekonomio. Jen:

En Meksikio, la ĉefepiskopo Ruis i Flores faris radio-paroladon. „La delegito parolis pri la nuna ekonomia krizo. Pri tiu li nomis respondecaj tiajn ekonomiistojn, kiuj favoras la senskrupulan eluzadon de l’laboristoj fare de la entreprenistoj. La ekvilibro en la homa socio estas malhelpata, se unu klaso estas maljuste preferata je kostoj de alia. . . .” („Munĥena dimanĉa gazeto katolika” n-o 28, 11. 7. 1931.) Kaj ne longe post tiu radio-parolado en Meksikio usona episkopo parolis antaŭ la Kolumbus-Kavaliroj (katolika asocio usona el riĉaj k influhavaj homoj) pri la neceso, atenti pli multe la dividanton ol la dividendojn. Ankaŭ kardinalo Faŭlhaber (Munĥeno) jam diris similajn vortojn.

Alia pruvo: Paragvajo estis dum du jarcentoj komunista ŝtato sub gvido de — jezuitoj!

Tiuj faktoj do pruvas, ke por la eklezio la stato de l’ekonomio ne estas decida. Por la eklezio estas decida nur la eblo praktiki sian spiritan superregadon. Kiu endanĝerigas tiun eblon, tiu estas malamiko k tiun la eklezio atakas k ekstermas per ĉiaj rimedoj.

Tiel ankaŭ Sovetion. La soveta registaro forigis la ŝtatan subtenon al la eklezio, ja subtenas la kontraŭulojn de l’eklezio. Ĝi ankaŭ malebligis al la eklezio akiri propraĵon, do, krei financan bazon por sia laboro. Do, en Sovetio la eklezio devas fidi nur al sia spirita potenco (kiu certe ne estas malgranda). Krome, la eklezia laboro estas nun ege malfaciligita per la kvintaga semajno. Tio tute sufiĉas, por ke la papo agitaĉu kontraŭ Sovetion, tiom pli ĉar li povas esperi akiri novan grandan ŝafaron, se li sukcesos. Li jam sukcesis, ke diversaj partioj agitaĉas kontraŭ Sovetio. Li jam sukcesis, ke kelkaj parlamentoj ĝoje ekprenis tiun instigon por same agitaĉi kontraŭ Sovetio. En Germanio ni jam havas specialan leĝon kontraŭ liberpensuloj (parenteze: proponita de Severing, socialdemokrata ministro). Certe, la papo sin ligas kun kapitalistoj por kontraŭbatali Sovetion, sed tion li ne faras pro ekonomiaj kaŭzoj, sed nur por certigi sian spiritan superregadon.

Oni devas koni la fundamentan eklezian principon por fari ĝustajn konkludojn. Aliel oni supozas, ke la pastraro celas nur ekonomiajn avantaĝojn per sia spirita superregado. Sed tiu supozo estas malĝusta. La plej belan priskribon el tiu eklezia fundamenta principo donis Dostojevski en sia rakonteto „La ĉefinkvizitoro”: La homoj estas bestaro, kiu nur interbatalas, kiu ne kapablas decidi racie k dece pri sia vivo; ĝi bezonas gvidon, kiun nur la eklezio povas doni al ĝi. Pro tio la eklezio postulas la spiritan regadon super la tuta mondo! Pro tio ĝi estas ankaŭ la plej forta kontraŭulo de l’socialismo. Ĉar ni ja interkonsentos: socialismo signifas ne nur ekstermon de l’ekonomia, sed ankaŭ de l’spirita ekspluatado.

Sed por sukcesi, ni mem ne devas esti dogmemaj. Ni ne faru teorion k serĉu tiam faktojn, kiuj eble konfirmas tiun. Ni ekzamenu la faktojn por konklude el ili starigi firman teorion. 16900.

Forigo de grandbienoj ne estas socialisma ago.

En „S-ulo” n-oj 361 k 362 skribas K-do V. (16900) en sia artikolserio „La fonto de senlaboreco” jenon:

„Kiel ni forigu la senlaborecon? La mallonga respondo estas: Forigo de l’ termonopolo! Dispartigo de l’granda terpropraĵo”.

Kvankam la K-do bazas sian artikolon sur la skribaĵoj de aŭtoritataj personoj, mi tamen ne povas konsenti kun la supre menciitaj „principoj”. Kiel ekzemplojn donas la aŭtoro interalie ankaŭ Sovetion, kie la unua k plej grava ago de Lenin estis — elproprigo de grandbienuloj. Sed — ĉu do en Sovetio tamen la grandbienoj estis dispecigitaj? Eble en la komenco parte, sed — poste estis instalita kolektiva, „kolĥoza” grandbien-kulturado! K-do V. eĉ skribas: „. . . dispartigo de grandaj bienoj k enlanda kolon̂iigado[?] estus dankinda tasko de l’sindikatoj.”!

En la sama n-o (362) de „S-ulo” K-do Maran en sia artikolo: „A. Filip pri la moderna Hindio” kritikas la Gandhi-an movadon k trovas, ke ĝia plej granda manko estas la celado — restarigi vilaĝan industrion k kontraŭbatali la naskiĝantan grandindustrion.

Ankaŭ la celadoj en terkulturdo anstataŭigi terkulturadon en grandaj bienoj per terkulturado en multaj etbienoj estus samaj erarpaŝoj kiel tiuj de Gandhi.

En etbienoj la kamparanoj neniam sukcesas ricevi tiel grandajn rezultojn kiel en grandbienoj. Terkultur-maŝinojn ja ne kapablas aĉeti la etbienuloj pro la altaj prezoj de l’maŝinoj. Ankaŭ en etbienoj oni ne povas eluzi la maŝinojn plene, ili devas esti nelaborantaj dum tre longa tempo. Por malgranda kvanto el la rikolto uzi la maŝinojn estas neekonomie. Tamen estas ja fakto, ke per maŝinoj ankaŭ en agrikulturo oni povas akiri multe pli bonajn rezultojn ol prilaborante ĉion per homa forto. Etbienuloj ja ankaŭ havus eblon uzi maŝinojn, se ili fondus kooperativajn societojn por maŝinuzado. Sed — plej malfacile organizeblaj estas la kamparanoj, kiuj preferas kulturi la teron per sia propra homforto ol unuiĝi k kooperative uzi la maŝinojn.

En etbienoj ankaŭ pleje ekspluatataj estas de siaj propraj gepatroj la infanoj. Ili devas paŝti la brutaron, poste servi kiel geservistoj en la etbieno k kompreneble ricevas nek sufiĉajn klerigon nek salajron.

Dispecigante grandbienojn ni ricevas grandan kvanton da novaj terposedantoj, kvankam etposedantojn. La praktiko de grandbien-dispecigo en baltaj ŝtatoj (Estonio k Latvio) montris, ke la novaj etbienuloj, kiuj post la revolucio 1917 ricevis etan terpropraĵon, tute ne restis radikaluloj, sed ili baldaŭ fariĝis same konservativaj kiel iliaj pli malnovaj kolegoj-terposedantoj, kamparanoj. Diferenco estas nur, ke la malnovaj terposedantoj eble havas pli ol 30 hektarojn da tero, sed la novaj nur ĝis 30 hektaroj.

En la efektivigo de socialismo estas multe pli facile ŝtatigi, komunumigi la grandbienojn, ol komenci la batalon kontraŭ mez- k etbienuloj pri kolektivigo de terposedaĵo. Ankaŭ estas multe pli facile organizi la terlaboristojn en grandbienoj k klarigi al ili la signifon de socialismo, ol en mez- k etbienoj. La socialistoj en la landoj, kie oni post la revolucio anstataŭ la ŝtatigo de grandbienoj dispecigis ilin k donis por kulturi al etbienuloj (en Estonio), nun bedaŭras, ke ili ankaŭ kunhelpis al tia dispecigo. La celo de marksanoj estu — kolektiva terkulturo (en Sovetio). En kapitalistaj landoj ni celu: la teron posedu nur la ŝtato, de grandbienposedantoj oni forprenu la teron k ĝin posedu la ŝtato aŭ la kamparana kolektivo, por ke oni povu per modernaj terkultur-maŝinoj akiri el la tero plej altan kvanton da rikolto.

Nun, en kapitalismaj landoj ni ofte devas konsideri, ke en la grandbienoj oni ne sufiĉe bone kulturas la teron

[REKLAMO p.7] POR la aŭtunaj kurskomencoj, elementaj k progresigaj kursoj, mendu viajn librojn nur ĉe la ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstrato 1, Leipzig O 27.

POR NIA MEDITO.

Mi jam diris, ke oni povas fariĝi demagogo nur pro politika naivo. . . Kaj mi ne laciĝos ripetadi, ke la demagogoj estas la plej malbonaj malamikoj de la laborista klaso. Efektive, ili vekas la malbonajn instinktojn de la amasoj k estas neeble al la neprogresintaj laboristoj ekkompreni tion, ĉefe se ili estas sinceraj. La demagogoj estas la plej malbonaj malamikoj de la laboristaro tial ke, en ĉi tiu epoko de opiniŝanĝiĝoj k de provadoj, en kiu nia movado serĉas sian vojon, nenio estas pli facila ol demagogie delogi la amason, kies okuloj povos esti malfermataj nur de plej amaraj spertoj. Lenin.

— paĝo 8 —

k ne instalas la uzon de modernaj terkulturmaŝinoj, ĉar la grandbien-posedantoj jam sufiĉe multe por si mem ricevas da rikolto aŭ ili ne povas la rikolton por al ili sufiĉa prezo vendi (konataj estas la faktoj, ke en Sud-Amerikaj landoj oni hejtas per tritiko la fornojn, dum en la aliaj partoj de la mondo la laboristaro malsatas). Sed — tio estas sekvo de l’kapitalisma sistemo!

Dum kapitalisma tempo ni tamen ne povas elproprigi la grandbienulojn k dispecigi ilian terpropraĵon al senlaboruloj. Estas multe pli bone por ĉiuj laboristaj partioj daŭrigi sian konscian programon k postuli la kolektivigon de la tero, ne la dispecigon. Nur en la socialisma sociordo la tero povas utili al ĉiuj homoj.

Kaj fine — „la maŝino estas liberiga potenco” . . . ankaŭ en la agrikulturo — „ĝi naskas en la homo novajn bezonojn k dezirojn . . . ĝi permesas al li multobligi mireginde la nombron da produktoj ĉiuspecaj“. — Tiu frazo validas ankaŭ por la agrikulturo.

Gravas do kontraŭbatali ne grandbien-kulturon, sed la kapitalismon k por tio organizi la laboristojn, ankaŭ kamparajn. N. Ruus (15 428) Estonio.

Respondo al Latviano en n-o 363.

Pardonu, K-do, ke mi malkonsentas kun vi rilate al via amdifino. Miaopinie, Amo ne havas difinon. Tiu, kiu volas rigardi la amon sub formo de Vero, sen senti ĝin ensorbita en la sango de l’animo, ne povas difini al si, kio estas Amo. La amo, ĉar ne estas scienco, transpasas la matematikajn limkalkulojn, k ne lokhavas en la mallarĝaj cirkloj de la Vero, ĉar la amo naskiĝas eterne de si mem k neniam estas sama en du momentoj de l’vivo.

Sekve, mi ne povas samopinii kun vi, ke virino ĉiam preferas riĉulonburĝon. Feliĉe, mi kredas, ke ankoraŭ ekzistas homoj, kiuj, malŝatante ĉiajn riĉojn k komfortojn, kontentiĝas milfoje k dankeme per sia amato — por mi plej valora trezoro de l’ mondo; — kvankam en mia kazo, domaĝe, ne okazis tiel. . .

Mi dankas, kara K-do, vian solvon k difinon, sed kredu, ke malgraŭ mia granda amo al mia amatino, se mi scipovus, ke ŝi amrespondus min nur tiam se mi iĝus egalriĉa k klera en sama kulturo, mi preferus resti sola kun mia malriĉo k mia kulturo. R. Kiles (13661).

SCIENCO K TEKNIKO.

Pri dolĉa k sala akvo.

Oni kutime diras, ke la akvo de l’ riveroj estas dolĉa; ĝi estas efektive tia, kompare kun tiu de la maro; sed ĉi tiu dolĉo estas relativa, k ne ekzistas iu akvofluo, kiu ne entenas solveblajn salojn, el kiuj la plej ordinaraj estas la kloratoj k sulfatoj el natrio, potaso k magnezio. Se, hazarde, vi dubus pri tio, prenu ĉe via fontano glason da „pura” akvo k verŝu en ĝin guton da arĝent-nitrato: tuj vi vidos aperi karakterizan kolorŝanĝon atestantan pri la ĉeesto de kloratoj; la sama ago farata per enkonduko de bari-klorato, montros al vi la ekziston de sulfatoj solviĝantaj, k vi havas ĉiujn rajtojn procedi al kompleta analizo, kvalita aŭ eĉ kvanta. Necesas do rekoni la faktojn; la plej klara akvo enfermas postsignojn pri dissolvitaj saloj; k cetere la origino de tiuj ĉi saloj klariĝas facile: la pluvaj akvoj, kiuj falas sur la montdeklivojn, detavoligas konstante la ŝtonegojn, kiuj ilin formas; ili atakas ilin, dank’ precipe al la karbonacido, k dissolvas ĉion, kio estas solvebla; tiel okazas, ke la feldspatoj, kiuj konsistigas la graniton, fine donas argilon. Ĉi tiun argilon la akvofluo forportas ĝis la enmariĝo de l’rivero¹, sed la potasaj k sodaj saloj, kiujn ili (la feldspatoj) entenas, dissolviĝis en la akvo k estas fortrenitaj kun ĝi.

Fine, kiom ajn malforta estu la dozo da saloj entenitaj en la fluantaj akvoj, rezulte por ĉiuj riveroj de l’mondo, tio faras seriozan sumon: ekzemple la Sen (Seine), kiu estas nur rivereto flanke de la Misisipi aŭ de l’Amazon-riverego, ĵetas en la maron, dum ĉiu jaro, kelkajn 40 mil kubmetrojn da salo; la Ron (Rhone) liveras da ĝi sesoble pli k, por ĉiuj surteraj riveroj kune, la irlanda geologo Ĵoli (Jolly) taksas la tergloban liveradon da salo je ducent milionoj da kubmetroj jare.

Tiuj ĉi nombroj starigas fakton, pri kiu multaj homoj dubas, ĉar ili ne iomete pripensis tion, k kiu estas tamen nerefutebla: nome, ke la maro estas salumata de la riveroj. Efektive, la ekvilibro de l’oceanoj estas ŝuldata al du kontraŭaj efikoj, kiuj egaliĝas k neŭtriĝas: la elvaporiĝo, kiu ilin foruzas, k la alportaĵo de la riveroj, kiu ilin kreskigas. La elvaporiĝo forprenas al ili, oni komprenu, nur la plene dolĉan akvon, dum la rivera alportaĵo reprezentas, ĉiun jaron, 200 milionojn da kubmetroj da saloj, kiuj aldoniĝas al la salmaso jam ekzistanta; tiel, la saleco de l’oceanoj kreskas laŭ ritmo ne per petoj ŝanĝebla, sed sufiĉe malrapida por ke estu neeble konstati ĝin per la plej delikataj ĥemiaj analizoj: post ducent jaroj, ĉi tiu sal-enteno ne povas esti kreskinta je pli ol unu miliono. La fakto ne estas malpli nerefutebla, k ĝi klarigos al ni eble iun tagon fenomenojn, kiujn ni nuntempe nur povas konstati: kiam la salmoj kontraŭflue sekvas la riverojn por tie fraji, eble ili memoras, ke iliaj praŭloj vivis en malpli salumitaj akvoj, k tial speco de nostalgio atavisma pelas ilin ĝis la dolĉaj akvoj en la momento mem, kiam ili devas konfidi al la destino sian delikatan idaron.

¹ Ekzemple oni trovas ĝin ĉe la Kamarg (Camargue), — insulo formita el la du ĉefaj brakoj de l’Ron (Rhone) ĉe la enmariĝo de tiu rivero.

Pri elsendoj radiofoniaj.

La transsendo de elektraj signaloj, kiu estis kvazaŭ la unua respondo al la problemo stariĝinta en nia epoko pri rapidaj interligoj, estis la telegrafo k la telefonio (perfadena). Ĝiaj elementoj estis malkovrataj nur post paciencaj esploroj. Tamen, ĝis tiuj lastaj jaroj, la sekretaj komunikoj granddistancaj efektiviĝis sole helpe de kabloj, kies kostoj restis altaj, tiel por ilia starigo kiel por ilia konservado.

Tiam la radiofonio liveris al ni tiun ĉi mirindan rimedon: la interligon longdistancan per la pluplantado de elektromagnetaj ondoj direktataj tra la spaco, sen bezono de interhelpo de cirkvitoj-kondukantoj. El la unua eksperimento praktika bone plenumita naskiĝis la transatlantika telefono Londono—Nov-Jorko. Oni pensis nur al la apliko de l’grandaj ondoj, kun frekvenco de 50 ĝis 100 kilocikloj, kiuj allasis teknikon jam konatan k relative facile realigeblan. Sed pli profunda studado pri la eblaj perfektigoj pruvis baldaŭ, ke la malgrandaj ondoj, pli ol la grandaj, montrus sin taŭgaj por transsendoj longdistancaj. Dank’ al ili povis stariĝi la interligo radioelektra inter Eŭropo k Suda Ameriko.

La grandega avantaĝo, kiun donas al la malgrandaj ondoj ilia nesentemo rilate al la parazitoj, estas tamen egaligata parte per la variado de l’intenso de la ricevataj signaloj laŭ la stato de l’atmosfero, jara sezono, k fine la interdivido de tago k nokto sur ilia vojiro. Tiu ĉi maloportuno, kiu ne povas esti komplete eliminata per aŭtomata aranĝo de variebla plifortigado, necesigas la aplikon de pluraj sagace elektataj frekvencoj. Tiel por la interligo trans la Suda Atlantiko estas uzataj tri ondlongoj: 15 metroj (20 mil kilocikloj), la tagon, 30 metroj (10 mil kiloc.), la nokton, k 20 metroj (15 mil kiloc.), dum krepusko.

La mallongaj ondoj estas facile elsendataj en difinitan direkton de l’ spaco. Evitante disĵeton de l’energio, la elsendo efektivigata sur mallongaj ondoj, necesigas nur malfortan potencon k plenumiĝas kun pli bona produktokvanto. La uzado de mallongaj ondoj malfermas nombron da komunik-linioj distingitaj, kiuj multe superas la maksimumon prezentatan per la uzado de l’grandaj ondoj.

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 17

TRA ESPERANTIO

Esperanto je la servo de l’Proletaro.

K-do Nathans, Sekretario de Internacia Transportlaborista Federacio, afable metis je nia dispono la tradukon de la parolado, kiun li faris holandlingve ĉe la mikrofono de la Laborista Radio-Asocio la tagon antaŭ la malfermo de l’SAT-Kongreso en Amsterdamo. Publikigante la esencon de tiu parolado, ni opinias, ke tio helpos al niaj propagandistoj. Ili traduku ĝin en sian lingvon k klopodu aperigi en kiom eble plej da gazetoj. La diroj de persono, kiu havas aŭtoritaton en la organizita laborista movado, pripensigos multajn k varbos por nia afero.

Interesiĝemaj aŭskultantoj! Kamaradoj!

… Mi mem apartenis al tiuj, kiuj, kvankam konvinkitaj pri la eksterordinara servo de esperanto kiel skriba kunligilo inter la diversaj landoj, tamen estis skeptikaj pri la praktika uzeblo en buŝa interrilato. Mi opiniis, ke la elparol-diferenco estas tro granda inter ruso, holandano, anglo, hungaro, hispano aŭ ĉino, por krei reciprokan komprenon. Mi pensis pri la multaj okazoj, kiujn mi travivis, kiam ekzemple franca K-do penis esprimi siajn malfacile kolektitajn konojn de la angla lingvo, aŭ kontraŭe iu anglo volis paroli germanlingve. Post nelonga tempo ili rekomencis uzi sian lingvon k prefere akceptis la helpon de tradukisto. Ili sciis sufiĉe, por legi la fremdan lingvon, aŭ eĉ por pli malpli kompreni la parolitajn vortojn, sed la elparolo kaŭzis jam malfacilojn k faris interparolon, kiu konsistus el pli ol kelkaj salutvortoj, neeblaĵo. Same mi aŭdis paroladojn de tre instruitaj homoj, diritajn en lingvo al ili fremda, ne riproĉindajn laŭ enhavo, sen gramatikaj eraroj, sed ĉe kiuj la elparolo estis tia, ke la impreso estis, malgraŭ la kompreno, ridindiga. Se ankaŭ la ridado en tia okazo estas malĝusta k neaprobinda, ĉiurilate ĝi malboninfluas al la intereso k efiko de la parolado. Kaj kiom multaj estas entute, kiuj kapablas paroladi en fremda lingvo, precipe se tio okazu ne preparite, aŭ kiuj povas vere bone esprimi siajn ideojn k pensojn al la eksterlandanoj? Kiel ofte ni ja travivas, ke delegitoj al eksterlandaj kongresoj plendas pri la neeblo sekvi la postulon de sia koro k sen helpo de iu tria, esprimi siajn varmajn sentojn de solidaro k kamaradeco. Sub la impreso de tia momento ili plej ofte decidiĝas lerni la lingvon de tiu lando. Sed plej ofte tio ne efektiviĝas! Kiel ekz. iu franclanda sindikatestro, okupata per ĉiuj zorgoj, kiujn alvenigas lia funkcio k ĝenerale ne plu tre juna, rezervu al si la tempon por lerni lingvon por li tiel malfacilan, kiel ekz. la germanan? Kaj ni foje imagu la tre neverŝajnan kazon, ke li tute ellernis la germanan lingvon: kion li profitas el sia scio, kiam li vizitos anglajn, hispanajn, svedajn K-dojn? Do, li lernu ĉiujn tiujn lingvojn!?

Ĉiu tuj devas konsenti, ke tio estas neeblaĵo!

Havante tiajn praktikajn spertojn, k, kiel jam antaŭe dirite, skeptike pensante pri la praktika uzeblo de esperanto en buŝa interrilato, estis por mi la ĉeesto al Internacia Laborista Esperantista Kongreso, antaŭ kelkaj jaroj en Bruselo, impresa k miriga travivaĵo. Tie ĉeestis laboristoj el plej diversaj landoj k ili kune parolis, kvazaŭ ili estus samlingvanoj! Ne sole pri punktoj de la kongresprogramo, por kiuj ili povis sin prepari, sed ankaŭ tiam, kiam pro diverso de opinioj estiĝis diskutoj k kiam ne estis tempo por trankvilaj preparoj k pripenso. Sendube oni povis iam el la konstruado de la frazoj rimarki, ĉu parolas ekz. anglo aŭ svedo. Sed tio same ne ĝenis la interparolon, kiel ne estas ĝeno pro nekompreno ĉe interparolo de du holandanoj, el kiuj unu devenas el Arnhemo k la alia el Roterdamo.

Pli poste mi povis ankaŭ konstati, kiel dank’ al esperanto estas ebla senĝena rilato sur internacia kampo al personoj, kiuj krom sia gepatra lingvo tute ne scipovas alian fremdan lingvon. Mi pensas ekz. pri la sveda parlamentano k kungvidanto ĉe la sveda fervojista sindikato, Eriksson, kiu helpe de la esperantistoj, kiuj nun pli malpli estas ĉie troveblaj, ĉeestas kongresojn en ĉiuj landoj de Eŭropo, eĉ en Bulgario, Polio ktp, kie ja eĉ la kono de diversaj lingvoj ne sufiĉas por bona interkompreniĝo. Aŭ pri la finlandaj fervojistoj k svedaj tramistoj esperantistaj, kiuj dank’ al subvencio de la tramkompanio povas fari internaciajn studvojaĝojn pri siaj fakaj aferoj.

Esperanto ŝajnas esti tiel genie konstruita, koncerne frazformon k elparolon, ke la kutimaj malhelpoj ĉe uzado de iu fremda lingvo, por la helplingvo ne ekzistas. La surpriza simplo k facilo de la gramatiko, kiu konsistas el kelkaj reguloj, sen esceptoj, estas laŭ nia opinio konata.

Ĉe la internaciaj kongresoj de Laboristaj esperantistoj oni tial ŝparas tempon, — k ne forgesinde, monon — por tradukoj, kiuj ĉiam, ankaŭ se oni havas la plej bonajn tradukistojn, ne estas precizaj reproduktoj de la parolitaj vortoj, kiuj ĉiam kaŭzas miskomprenojn k erarojn, kiuj denove sekvigas diskutojn k ĝenojn kun la nova sekvo de senfinaj, tute superfluaj diskutoj, kiuj absolute ne akcelas la reciprokan komprenon. Krome efikas la tradukado ĉiam malbone je la intereso de la kongresantoj, ĉar dum la unuopaj tradukoj estas ĉiam granda parto el la delegitoj senokupa. Kaj multaj aliaj malhelpoj ekzistas, tro multaj por ĉiujn nomi ĉi tie.

Kiel do aspektas en la praktiko la internaciaj kongresoj? Mi memoras pri kongreso de Internacia Ligo de Sindikatoj en Anglio, dum kiu delegito de Nederlanda Ligo de Sindikatoj faris tre bonan paroladon, kiu valoris certe esti aŭskultata de la komenco ĝis la fino de la tuta kongresantaro. Sed la parolanto diris sian opinion en holanda lingvo por tiele povi sin pli bone koncentrigi al la temo. Li parolis proksimume duonan horon. La germana traduko, preciza, kiel la germanoj ja kutime estas, daŭris kvaronhoron, la franca iom pli ol 10 minutojn k la angla tradukisto estis fininta post 5 minutoj. Ĉiu povas mem facile prijuĝi, kio restis el la afera k idea enhavo de tiu parolado. Mi ne plu scias, ĉu oni tiam ankaŭ tradukis en iun el la skandinavaj lingvoj. Se jes, tiam la delegitoj el Svedio, Danio k Norvegio aŭdis nur mallongigitan raporton de la jam tiom mallongigita temo. Se ne, tiam ili devis esti kontentaj pri la rigardo al la parolanto, kiun ili ne komprenas, same kiel tiuj, kiuj ne sufiĉe komprenis anglan, germanan, francan lingvojn, k en tiu kazo ankaŭ holandan lingvon. Krom tio, eĉ ĉe la plej bone organizitaj kongresoj, — k malgraŭ ĉiu modesto mi povas diri, ke al tiaj ankaŭ apartenas la kongresoj de I.T.F. (Internacia Transportlaborista Federacio) — troviĝas, se ili vere estas internaciaj, ĉiam iu parto da delegitoj, por kiuj pli aŭ malpli granda parto el la parolitaj vortoj restas nekomprenebla. Ĉe la kongresoj k konferencoj de I.T.F. oni oficiale tradukas en la anglan, francan, germanan, svedan aŭ danan, hispanan k italan lingvojn. Krom tio estas eble al ni prezenti raportojn pri la faritaj paroladoj en la ĉeĥa, pola k rumana lingvoj. Tio estas laŭ mia opinio pli ol ĉe iuj ajn kongresoj. Sed malgraŭ ĉiuj zorgoj k penadoj, tamen ankaŭ ĉe niaj kongresoj estas nombro da delegitoj, se ankaŭ malgranda, kiu pli malpli ne komprenas, kion oni parolas.

Pri eraroj, eĉ ĉe plej bonaj tradukoj mi jam parolis pli frue. Ĉiu, kiu havas tiurilatajn spertojn, povas rakonti pri ofte tre akraj, ĉiuokaze tempon malŝparantaj diskutoj pri nenio, ĉar per la tradukoj estiĝis miskomprenoj. Se oni povas tiajn miskomprenojn ankoraŭ

— paĝo 10 —

18 — SENNACIULO

forigi dum la kunesto de la kongresantoj, tiam ja estas la sekvoj nur: perdo de la bona humoro, de tempo k forto. Sed al mi estas konataj kazoj, el internaciaj instancoj, kiam tiaj miskomprenoj estiĝintaj per la traduko eĉ sekviĝis tre bedaŭrindajn decidojn. Ekzistas ankoraŭ granda nombro da aliaj malfacilaĵoj…

Nenio el ĉiuj tiaj aferoj estas trovebla ĉe internacia esperantista kongreso, kie nenio perdiĝas el enhavo k ideo de la parolitaĵoj, ĉar ĉiuj rekte interkompreniĝas. Ĉiu, kiu opinias, ke intima interkompreniĝo de la diversaj popoloj estas nepra postulo en la intereso de la tuta homaro, k certe ĉiuj, kiuj estas konvinkitaj, ke reciproka kompreno inter la homoj povas servi al la internacia batalo de la laboristaro, ne lasu senatente preterpasi kongreson, kia estas tiu de laboristaj esperantistoj.

Pripensu, kio okazas ĉe tia esperantista kongreso k kiajn avantaĝojn povas alporti la uzado de mondhelplingvo ĉe niaj internaciaj rilatoj, ĉe nia internacia laboro. Eĉ ne unu el la ekzistantaj lingvoj donas la eblon k — idealistoj ni ja estas, sed ni feliĉe ne perdas la ĝustan juĝkapablon pri la realo —, la lernado de pli ol unu fremda lingvo estas certe neebla por la granda amaso da laboristoj, kiujn ni ja ĉiujn volas altiri por nia batalo. Kaj kiom da lingvoj ili ja devus lerni?

Esperanto jam pruvis sian uzeblon!

Per la literaturo, originala k tradukita, per la praktika uzado, kiun la helplingvo jam akiris, per la fakto, ke ĉiam pli da instancoj de komerco, trafiko, instruo, sociaj k aliaj, ekuzas esperanton por siaj internaciaj rilatoj. Vi ĉiuj, kiuj estas pro kiaj ajn kaŭzoj pledantoj por la plibonigo de la rektaj interrilatoj inter la diversaj popoloj, informu vin pri tio, kion signifas esperanto por atingo de ĉi tiu celo k kion ĝi povas atingi tiurilate. Kaj, opiniante, ke ankaŭ vi apartenas al tiuj, kiuj kuraĝas agi konsekvence laŭ siaj opinioj, ni povas translasi la reston al via propra prijuĝo…

Tri dokumentoj.

I.

„SAT-direkcio kriegas ke CK SEU ne plenumas presadon de SAT-libroj en Moskvo.”

Por konvinkiĝi, ke ankaŭ en tio la Direkcio mensogas, aĉetu ĵus aperintan en eldono de SAT, presitan en Moskvo, luksan libron.

A. S. Puŝkin Eŭgeno Onegin Bele kartonita 236-paĝa volumo kun 6 ilustraĵoj sur apartaj folioj. Majstra versa traduko de N. Nekrasov. Prezo 1 r. 75 kop. Mendu ĉe CK SEU, Moskvo, Spiridonovka 15.”

(Reklamo aperinta en n-o 6 (101) de la „Bulteno de CK SEU” — jaro 1931 — paĝo 46.)

II.

„8. septembro 1931.

„LITERATURA MONDO s-ro Bleier Vilmos Boraros Ter 6-IV-11 Budapest

„Est. Sam.,

„Tiu ĉi letero rilatas al la reklamo (en freŝdata n-o de via gazeto) pri la lasta SAT-eldono, presita en Moskvo: „Eŭgeno Onegin, de Puŝkin”.

„Vi scias, certe, ke ni renkontas diversspecajn barojn por transĝiri ĉu al Leipzig, ĉu al Paris, la parton (nun tre gravan) de nia Asocia kapitalo kuŝantan en Moskvo; ni do petas vin sendi la eventualan produkton de la vendo, de vi perata, al nia poŝt-ĉeka konto: LERCHNER, Leipzig, 6835…

„POR LA DIREKCIO DE SAT: La ĝen. sekretario.”

Ilforda Kooperativa Rondo, gejunuloj en aĝo de 12—16 jaroj, dez. koresp. kun samaĝaj eksterlandoj. Respondos al ĉiuj. Skribu al K-dino E. MOON, 12 Aldborough Rd., ILFORD (Essex), Britio.

III.

„Budapest, 15. 9. 1931.

„Al la direkcio de Sennacieca Asocio Tutmonda Paris

„Est. Sam. Responde al via letero de 8.n.m. ni kun bedaŭro sciigas vin, ke la menciitan produkton de la vendo de Eŭgeno Onegin ni ne povas transsendi al via kaso, ĉar la reklamatajn librojn ni ricevis de CK SEU interŝanĝe por niaj eldonaĵoj, kiujn ni jam liveris al Moskvo.”

„Kun sinceraj salutoj „LITERATURA MONDO-ELDONEJO.”

*

Longan komenton ni ne volas fari. La dokumentoj ja parolas sufiĉe klare. Ni nur altiru la atenton de la Legantaro al tiu fakto, ke niaj Sovetiaj K-doj, kiuj ne povas ricevi „S-ulo”n, estas cinike trompataj k eble bonkrede pensas, ke CK de SEU faras ĉion eblan por likvidi sian ŝuldon al SAT. Fakto estas, ke tiu „SAT-eldonaĵo”, kies nur 22 ekz-oj estis sendataj al nia Administracio, estas uzata por interŝanĝe ricevi neŭtralajn eldonaĵojn.

Samokaze ni aldonu, por konvinki la obstinajn kredemulojn, kiuj ne volas konsenti al tio, ke CK de SEU estas raba organizo, kiu celas detrui SAT-on per ĉiaj — eĉ la plej abomenaj — rimedoj, ke laŭ interkonsento de la filio de la Berlina Neudrag en Moskvo la mono en rubloj povis esti elpagata al ĉi tiu instituto mem, k tiu simpla transpago en Moskvo ne okazis; Neudrag ja siatempe informis nin, ke ĝiaj klopodoj malsukcesis.

Tiaj estas la faktoj, k nur blinduloj ne povas vidi ilin.

Sed la fripona, la raba agado de CK de SEU ne atingos sian celon. SAT vivos!…

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Svedio: Kiruna. Tie ĉi, en la plej norda sveda urbo, en norda Laponio, jam estas proksimume 250 esp-istoj. La 6. sept. okazis en la loka kinejo publika parolado pri esp-o de la prezidanto de l’loka Laborista Kleriga Asocio K-do Bengtson k poste okazis publika provleciono laŭ rekta metodo de estona K-do N. Ruus (15428). Partoprenis ĉ. 250 person. Dum la 7.—12. sept. estis malfermataj diversaj esp. kursoj, rekt-metodaj, gvidataj de K-do Ruus. Laŭ la aranĝo de la urba lerneja estraro estas aranĝataj 2 specialaj grupoj por lernantoj en la lastaj klasoj de popollernejoj. Deziris partopreni la kursojn pli ol 200 geknaboj, sed allasataj estis al la kursoj (pro manko da loko) nur 75 geknaboj. Por la ministoj, kiuj devas labori posttagmeze k tial ne povas partopreni la vesperajn kursojn, estas aranĝata speciala matena grupo. La Lab. Kleriga Asocio ebligis ankaŭ al senlaboruloj lerni esp-on senpage en speciala grupo antaŭtagmeza. La bona eblo estis uzata. Por komencantoj funkcias ankoraŭ 3 vesperaj grupoj, sume kun pli ol 100 p. k krome estas gvidata de K-do Ruus unu daŭriga kurso (ankaŭ komprenebIe rekt-metoda, ĉar la kursgvidanto ne konas la lokan lingvon). Estonio: Tallinn. La 9. sept. estis fondita Junsocialista Esp.-Klubo de Tallinn kun kelkdek membroj. Ĝia adreso: P. K. 367. La membroj de la klubo dividis inter si la per-esp-an laboron. Ekzistas speciala persono, kiu prizorgas la tradukojn al „S-ulo” por la loka socialista gazeto, ktp. La klubkunvenoj okazos regule ĉiusemajne.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo”: The Los Angeles Citizen, 28. 8., el Finl. (354); 4. 9., infanoj kantis esp-e (357/58); Rahva Sona, Tallinn, 26. 8., „Laboristoj” de Nadir (L.L. n-o 8), 27. 8., malsukc. rekl. de faŝismo (357/58), 10. 9., esp. ĉe Viena olimpiado, 9. 9., Lingva ĥaoso ĉe kongr. (360).

Pri la SAT-Kongreso raportis: Ostthürg. Volksztg., Altenburg, 21. 8.; Rahva Sona, Tallinn, 23. 8.

Priesper. artik. k notojn enhavis: Der Straßenbahner-Sportler, Nürnb., aŭg.; Signalen, Stokh. 17. 9.

En la hindoĉinaj indiĝenlingvaj gazetoj „Ngo-Bao” (Hanoi) de 12. 8. k „Trung-Bao Tan Van” (Hanoi) de 12. 8. troviĝas bildo de la peresp-a ĉirkaŭmond-biciklisto Perer (Peraire) kun aparta atentiga artikolo, sur la unua paĝo. Bona propagando!

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,60 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

BRITIO

Angla grupo dez. intergrupan koresp-adon kun alilandaj grupoj. Adr.: O. G. Groves, 43 Goodale st. Derby.

GERMANIO

K-do F. Peschke, Ottendorf/Sächs. Schweiz, kêl, pri ĉ. temoj, L, PK, PM. Certe resp.

LEA-grupo koresp. kun grupoj k rondoj pri ekonomiaj temoj kêl. Adr.: LEA-grupo, Wilhelminenstr. 28, Rüsselsheim/M.

ENHAVO

paĝo
La fundamento de l’kapitalismo ŝanceliĝas 9—10
La faŝista ribelprovo en Aŭstrio 10—11
El Latvio 11
Letero el Usono al „S-ulo” k la SAT-anaro 11
La manifesto de la britaj maristoj 12
Pri la kvinjara plano 12—13
La klasbatalo tra la mondo 13—14
Forigu la burĝajn sensencaĵojn 14
Diskutejo 14—16
Scienco k tekniko 16

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 368-369, 22-a de oktobro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

8-a JARO, N-o 368/369 LEIPZIG, 22. / 10. 1931

[BILDO p.1 | 29,4,68,12] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio) | APERAS SEMAJNE

AL LA TUTA SAT-ANARO!

Jam ĉe la Amsterdama Kongreso la Administracio konigis per sia jara raporto pri la danĝera financa situacio, en kiun falis nia organizo, pro la terura bato, kiun inside efektivigis kontraŭ ĝin la CK de SEU, rabante al SAT grandegan monsumon. La breĉo, kiun faris la nericevo de tiu ĉi sumego (preskaŭ 90 000 frankoj!) en nia buĝeto, k kiu laŭ la intenco de la rabintoj devus plene bankrotigi nian Asocion, efektive signifas gravan malhelpon en nia agado, k ĝi kondukos al paralizo k eble eĉ al bankroto, se ĝi ne estos ŝtopita, se ni ne sukcesos baldaŭ pagi la ŝuldojn.

Gek-doj! Fakte la tiel kreita financa situacio estas tre serioza k eĉ minaca; tiom pli, ke ĝi estas pligravigita per la tutmonda ekonomia krizo.

– Kial do vi ne jam konigis pli frue la situacion k ne faris jam necesajn elpaŝojn por savi nian komunan entreprenon? kredeble demandos multaj K-doj.

– Ĉar kelkaj P.K.anoj konservis la fortan esperon, ke sukcesos la klopodoj de „Neudrag“ por ricevi grandan parton el nia mono en rubloj senpere de CK de SEU en Moskvo, k nur en aŭgusto oni informis nin pri la malsukceso. Ni plie deziris ekkoni la rezulton de la referendumo por ekscii, ĉu ni posedas la necesan aŭtoritaton por fari gravajn decidojn. En ĉi tiuj apartaj cirkonstancoj – en ĉi tiu tempo, kiam la interna krizo en nia Asocio metis speciale gravan respondecon sur la ŝultrojn de la gvidantoj de l’organizo, ni ja bone konsciis, ke estus nesufiĉa la simpla aprobo de kongresa plimulto, por rajtigi nin plue gvidadi la Asocion. Laŭ nia propra propono, k speciale laŭ instigo de K-do Lanti, la Amsterdama Kongreso konsentis, ke ni organizu ĝeneralan voĉdonadon inter la SAT-anaro pri la demando de fido aŭ malfido al la nuna gvidantaro de l’ organizo. Per tiu plej demokrata maniero ni volis ekkoni la volon de l’ membraro, scii, ĉu ni havus la nepre bezonatan aŭtoritaton por plue gvidi la SAT-ŝipeton tra danĝeraj rifoj en maltrankvila maro.

Ni aranĝis tiun referendumon senprokraste post la Kongreso. Kaj nun ĝi estas por la plej grava parto (la eŭropa) jam finita. Ties rezulto, kiu estas malmulte plu influebla per la voĉdonantoj en ekstereŭropaj horzonoj, estas nekontestebla esprimo pri fido de la granda plimulto el la voĉdoninta membraro al nia gvidado.¹

*

Tiu fid-esprimo de granda plimulto el la aktivaj membroj rajtigas nin nun fari la neeviteblajn k necesajn decidojn por savi SAT-on el bankroto k resanigi la financan staton de l’Asocio, k konduki ĝin – ni havas nenian dubon pri tio – al nova prosperado … kun via helpo, kun ĉies helpo, Gek-doj!

Unu el la plej efikaj rimedoj por iom senbalastigi la buĝeton, estas la malpli ofta aperigo de Sennaciulo, ĝia dusemajnigo por provizora tempo. Kiel vi povis vidi, jam la lasta n-o estis duobla, same kiel ĉi tiu, k ankaŭ sekvontaj n-oj aperos kiel duoblaj en dusemajna interspaco…

Ni faris la decidon aperigi dum kelka „S-ulo“n dusemajne kun la plena konscio, ke, unuparte ni per tiu elpaŝo povos grave helpi al la ekvilibrigo de l’buĝeto, k ke, aliparte, ĝi ne povas k ne devas havi la signifon de malantaŭeniro: Kiel la saltulo faras paŝon malantaŭen por povi tiom pli bone eksalti antaŭen k supren, tiel la kelktempa dusemajnigo de „S-ulo“ signifas tempo (antaŭvideble ĝis la jarfino) la streĉon de ĉiuj niaj fortoj, la preparigon al nova ekiro antaŭen, supren, por la efektivigo de niaj taskoj sur refirmiĝinta financa bazo!

Tia estas la signifo de la nuna dusemajna aperigo de „S-ulo“, k ni volas ĉi tie elstarigi unu fakton, kiu malpravigas tiujn, kiuj opinius, ke per nia decido ni malprofitigas la abonpagintojn, liverante malpli grandan kvanton da legaĵo: Fakte tiel ne estas, ĉar ĉiu membro-abonanto, kiu pagis sian aktivmembran kotizon komplete ĝis jarfino, k ĉiu alia, kiu abonis „S-ulo“n dum la jaro 1931, ricevos en la lasta kvaronjaro de 1931², en kiu „S-ulo“ aperas dusemajne, kontraŭ nura pago de l’sendkostoj (egalvaloro de internacia respondkupono) la „Protokolon pri la XI-a SAT-Kongreso en Amsterdamo“, tre ampleksa broŝuro, eble 100 paĝoj da dense presita teksto, kies aperigo en „S-ulo“ estus okupinta plurajn kompletajn numerojn. Sekve la kompenso al la abonantoj pro la provizora dusemajnigo de „S-ulo“ estos pli ol egaliga. Pasivaj membroj ricevos ankaŭ tiun broŝuron, se ili per antaŭpago de l’sendkostoj esprimas la deziron ĝin ricevi.

Sed kiel tia kompenso povas okazi? Tiel ke la preskostoj por la „Protokolaro pri la XI-a Kongreso“ estos pagataj per la salda profito de l’Kongreso. Kaj ke tiu aktuala broŝuro estas leginda k legenda por ĉiu membro de SAT, pri tio ĉiu konsentos.

Alia decido nia estas ĉesigi la aperigon de „La Nova Epoko“. Ties abonantoj ricevos kompense „S-ulo“n k ankaŭ 1 ekzempleron de la „Protokolaro“. Pri la estonta sorto de nia Revuo la legantoj trovas kun tiu ĉi numero apartan alvokon, kiun ni varmege re-

¹ La ekzaktajn nombrojn ni ne jam konas k ilin publikigos nur, kiam la plena rezulto estos konata k la balotiloj kontrolitaj de la por tio en Lajpcig oficantaj K-doj.

² Precizan daton pri la finpreso de la Protokolaro ni ankoraŭ ne povas indiki; sed kredeble estos en novembro.

— paĝo 2 —

20 SENNACIULO

komendas al ilia atento. Pri tiu iniciativo de K-do Lanti, subtenata de kelkaj aliaj K-doj, estas tamen necese sciigi, ke finance SAT alprenas nenian respondecon, ĝis la buĝeto de la Revuo estos ekvilibreca. La literaturamantoj devas pruvi, ke ili kapablas vivigi mem sian organon.

La dusemajnigo de „S-ulo“, la ĉeso en la aperado de „L.N.E.“ ebligis alian ŝparon: Ni maldungis provizore la librotenistōn, K-don Platiel, k ni pagas al la aliaj dungitoj por nur 3- aŭ 4-taga laboro semajne. Vi vidas, ke niaj dungitoj pretas alporti oferojn por la Asocio, por kiel eble plej rapide likvidi la krizon. Ni ne dubu, ke ili estos entuziasme subtenataj de la cetera membraro. Ĉi-okaze ni rimarkigu, ke neniu el la Direkcianoj ricevas salajron, kvankam kelkaj el ili elspezas plurajn horojn ĉiutage k eĉ tutajn tagojn por la Asocio.

Ni faris tiujn elpaŝojn, por ke ni povu likvidi la ŝuldojn k ĉefe por aperigi la Jarlibron kiel eble plej baldaŭ. Ni projektas presigi ĝin en februaro 1932. Tiucele la K-doj faru viglan varbadon ĝis fino de januaro, por ke la nomoj de la varbitoj povu ankaŭ aperi en tiu ĉi Jarlibro. Pripensu ankaŭ, ke estas preferinde pagi sian aliĝon ne en la lasta momento, precipe ankaŭ pro tio ke la Administranto ne nur devas zorgi pri la registrado de l’membreco, sed ankaŭ pri la aranĝo de la Jarlibro samtempe. Ĉar la manuskripto devas esti liverata sufiĉe frue al la presisto (la kompostado de adresaro estas sufiĉe malsimpla laboro!), ni ne povas garantii, ke enestos la nomoj k adresoj de tiuj nov-aliĝontoj, kiuj pagos nur post la 20-a de januaro. La perantoj k aktivuloj atentu do pro tio k profitu ĉiun okazon por instigi varbitojn plenumi sian aliĝon sufiĉe frutempe! Espereble ni estos en februaro pli financfortaj ol nun.

*

Vi do vidas, Gek-doj, ke ni penadas superyenki plej baldaŭ la financan krizon k faras nian parton por renormaligi la disvolviĝon de la Asocio k de ĝiaj organoj; k ni estas firme konvinkitaj, ke ni sukcesos en niaj klopodoj, ke SAT vivos k disvolviĝos malgraŭ la malnoblaj atencoj, kiujn ĝi elportis lastatempe.

Sed por ke tiu procezo de resanigo okazu kiom eble plej rapide k certe, ni hodiaŭ alvokas al via subteno. Ni malfermis monkolekton, k vi vidis la unuajn rezultojn el tiu kolekto publikigitaj jam en la antaŭa numero.

Ni ne dubas, ke nia insista alvoko, en tiu ĉi grava situacio, estos aŭdata de ĉiuj. Cirkuligu listojn por monkolektado, en ĉiuj grupoj k rondoj, eĉ ĉe neesperantistoj. Profitu ĉiun okazon!

La K-doj, kiuj havas laboron k estas iom pli bonŝancaj ol aliaj, ne nur partoprenu la monkolektadon, sed tuj repagu sian kotizon por 1932. Kaj se kelkiuj povas pruntedoni sumon, ĉu grandan, ĉu malgrandan, ili rapidu tion fari. Ili povas fidi al ni. Ni ne estas el la speco de rabintoj el la CK de SEU. SAT pagas siajn ŝuldojn. Ni estas certaj, ke la SAT-anoj, malgraŭ la malfacila nuna ekonomia situacio, pro kiu suferas la plej multaj, estos pretaj porti oferon al sia organizo, por ĝian plueniradon certigi k doni trafan respondon al la detruantoj k sabotantoj.

Al la laboro! K-doj! La kolektitan monon sendu al Lajpcigo aŭ Parizo.

Por ŝtopi la breĉon en la buĝeto de SAT

  1. listo: Greta de Jonge, G. Vugteveen, Teunissen, J. Leeuw (13412), J. Pieperiet (1940), Ge-SAT-anoj 670 k 5877, ĉiuj en Enschede, kune 7,5 g.; K-do Rival, St. Etienne, 10 fr.fr.; K-do Lanti, Paris, 20 fr.

Ĉiujn sumojn ni kvitancos per „S-ulo“. Ne forgesu, ke ĉiu, eĉ la plej eta donaco, helpos refortigi k firmigi la organizan aparaton. Esprimante vian fidon al nia gvidado, vi esprimis, ke SAT devas resti tia, kia ĝi estis ĝis nun. Donante materian helpon, vi substrekos vian voĉdonan esprimon k ebligos – tute simple dirite – pluigi SAT-on; ĝia vivkapablo estas ligita kun oferoj de lojaluloj; ne la komercaj principoj povas ja esti ĉe la bazo de nia entrepreno, kiu servas al ideala celo. Helpu do ĉiu siaparte k laŭ sia povo!

La rezulto de nia komuna agado devas esti k estos: ŝtopado de l’breĉo en nia buĝeto, por ke SAT post mallonga tempo povu rekomenci sian iradon antaŭen kun la celo meti esperanton je la servo de l’tuta klasbatala laborista movado.

Tiel ni povus fini nian alvokon. Ni opinias tamen necese aldoni apartan vorton al niaj komunistaj K-doj. Ni scias, ke multaj ne aprobas la detruan agadon, kiun faris iliaj sampartianoj. Tiuj malaprobantoj ĝenerale silentas, tial ke ili estas disciplinitaj partianoj k timas esti denuncataj kiel „oportunistoj“. Al ili kiel al ĉiuj aliaj ni diru, ke SAT restas kiel antaŭe lojala al la komunista tendenco kiel al la aliaj. Malkaŝe aŭ anonime ili do povas daŭrigi sian kunlaboradon al „S-ulo“ k ili trovos niaflanke saman akceptemon kiel antaŭe. Niaj kritikoj al la raba politiko de CK de SEU neniel signifas malaprobon al la komunismo k precipe al Sovetio, kie la granda plimulto ankaŭ aprobas nian agadon. Tion ni ja scias per la multaj leteroj ricevitaj. Ni havas la firman konvinkon, ke ni defendas pli bone la Oktobran Revolucion ol tiuj, kiuj lakee servas ĝin. Niaj Sovetiaj amikoj havu paciencon: ne povas esti, ke la karieristoj el SEU eterne estos ĉiopovaj en la lando, kie oni konstruas socialismon.

Unuvorte SAT pluvivas; ĝia bazo k spirito restas tia, kia ĝi estas depost ĝia stariĝo. Nia parolo ne konsistas el vortoj, sed fundamentas sur faktoj, sur agoj. Por labori al la esperantistigo de ĉiuj klaskonsciaj laboristaj rondoj senescepte, certigu la vivon de SAT! Ni ĉiuj faru nian devon!

LA PLENUM-KOMITATO DE SAT.

LASTHORE.

Per ĉiaj rimedoj!

Nia fruntpaĝa artikolo estis jam verkita, kiam nin trafis precizaj informoj pri la ĉejuĝeja elpaŝo de la presejo „Neudrag“ kontraŭ nia Administracio en Lajpcig. Ĉi tiu „laborista“ entrepreno, ĉe kiu ni depost longaj jaroj presigis nian gazeton k multajn el niaj aliaj eldonaĵoj (antaŭe ĝi nomiĝis „Peuvag“, antaŭe „UNS“), k al kiu ni regule k akurate pagis dum tiu longa periodo niajn fakturojn, eluzas niajn momentajn financajn malfacilojn por

procesi kontraŭ SAT ĉe la burĝa juĝejo

k tiel trude pagigi al si per unu fojo la ŝuldatan sumon de 3 643. 59 mk. germ.!

Oni notu bone, ke „Neudrag“ ne konsentis atendi, kvankam ĝi tre bone scias, ke niaj malfaciloj rezultas el la nericevo de la mono ŝuldata de CK de SEU! Ĉi tiu presfirmo, kiu havas filion en Moskvo, klopodis ja rekte el nia Moskva konto pagigi al si la ŝuldatan monon (laŭ nia konsento) k eĉ sukcesis en fino de oktobro 1930 ricevi el Moskvo 1000 mk. germ. Poste ĝi, laŭŝajne, plue klopodadis, k ĉiam, kiam nia Administranto persone, aŭ la Direkcio skribe informiĝis pri la stato de la afero, ĝi esperigis nin plue k klarigis la prokraston en la afero, ĉu per forpermeso de sia administranto, aŭ de sia komisiito en Moskvo ktp. Kaj eĉ, kiam ni estis jam decidontaj pri transdono de la presado al pli malkare laboranta presejo, ni ricevis (je la 23. aprilo 1931) rapidpoŝtan leteron, kun promeso pri baldaŭa solvo de l’mon-afero per rekta pago en Moskvo mem al la tiea filio de „Neudrag“. Ĉu la presejo serioze kredis al la sukceso en tiu momento aŭ ĉu estis nur manovro por gardi la klienton k ĝin konduki en la nunan situacion? Kio estas certa, tio estas, ke „Neudrag“ ĉiam plue esperigis nin, k nur je la 8. aŭgusto 1931 anoncis pri la malsukceso de siaj klopodoj!…

Hodiaŭ ĝi procesas ĉe la burĝa tribunalo! Oni povas sin demandi, ĉu „Neudrag“ ne agas interkonsente kun

— paĝo 3 —

SENNACIULO 21

la opoziciaj instancoj por per juĝproceso en okazo de nepago konfiskigi nian havaĵon por la profito de tiu opozicio, kiu per sia agitaĉo ne sukcesis trafi tiun rezulton? Ni starigas la demandon k lasas al la K-doj la zorgon respondi.

SAT per tiu atenco al sia materia bazo estas en ekstreme danĝera situacio; tuj estas bezonata granda sumo da mono por likvidi la ŝuldon k tiel embrie mortigi la firimedajn klopodojn. Gek-doj! Ni insistege alvokas vin aranĝi tujajn monkolektojn por SAT, k ni speciale petas tiujn K-dojn, kiuj povus al ni prunte havigi iom da mono, ne prokrasti tion fari. La pruntitajn sumojn ni repagos kun rento.

Direkcio de SAT.

La bazo de l’kapitalismo ŝanceliĝas; tial, konfidante vian ŝparitaĵon al banko, vi riskas tute perdi ĝin. Prefere pruntedonu vian monon al SAT, ĉe kiu estas pli da garantio ol en kapitalistaj bankoj.

El Suda Afriko.

[BILDO p.3 | 9,43,26,58] Portreto de viro kun kravato kaj ŝelkoj. Subskribo: K-do I. Dajmond (Diamond)

Antaŭ kelka tempo estis enkondukata k jam funkcias leĝo en Sudafriko, pro kies esenca karaktero diktatoreca rajto estas donata al la justecministro. Laŭvole tiu ĉi administranto de burĝa leĝaro povas malpermesi al iu ajn individuo, ke li vizitu aŭ parolu ĉe kunveno; ankaŭ enkarcerigi aŭ ellandigi tiun, kiu kontraŭas la leĝon. Tiel lastatempe en diversaj partoj de la lando, preskaŭ nekonata de la blankularo ĉi tie, multaj indiĝenaj antaŭenemuloj k gvidantoj de indiĝenaj organizoj estis persekutataj k forsendataj al la provincoj de sia deveno. Evidente la pasportleĝoj, per kiuj la indiĝenaro estas ligata, ne sufiĉe efikas por sufoki ilian pli k pli progresantan konsciiĝon k vekiĝon. Sed kompreneble la menciita leĝo ne nur aplikiĝas al la negra loĝantaro. Ankaŭ la blankuloj (t.e. la laborista sekcio) estas trafataj de ĝiaj efikoj, kiuj fakte signifas la forrabon al la Sudafrika laboristaro, ĉu blanka ĉu nigra, de la rajto de libera parolo k kunveno.

Al la legantoj jam estas konata, ke kelkaj eŭropanoj estis arestataj dum la unuamaja manifestacio en Johanesburg, inter ili la gvidanto de la lokaj senlaboruloj, K-do Dajmond (Diamond), kiu estas ankaŭ kompartiano („S-ulo“ n-o 349). Kontraŭ K-do Dajmond ankoraŭ estis akuzo pro parolado, kiun li faris la 21-an de marto ĉe publika kunveno de la senlaboruloj. La 4. septembro finiĝis la proceso kontraŭ K-do Dajmond k tri aliaj senlaboruloj. Unu akuzito estis liberigata. Pri du aliaj la juĝisto, donante sian decidon, diris, ke „reale ili estas du ordinaraj krimuloj“ k „kvankam la atestoj montris, ke la okazoj dum la aludita tago havis ordinaran karakteron, li ne povas trakti ilin, pro iliaj antaŭaj krimoj, aliel ol severe“, k kondamnis ĉiun je dekok monatoj da punlaboro. Post la kutima moralumado k elverŝo de krokodilaj larmoj la juĝisto diris: „Sed vi, Dajmond, mi vere bedaŭras, ke mi devas vin puni… Mi estus traktinta vin malsevere… Mi ja ne konsideras la okazintaĵojn dum la unua de majo kiel gravan aferon… Sed aliel mi devas konsideri la incidenton dum la 21-a de marto. Oni pruvis vin kulpa pro la esprimo de jenaj vortoj:

„Mi estas tre malkontenta, ke nur 15–20 el la senlaboruloj ĉeestis la kunvenon, kio signifis, ke neniaj invadoj¹ povis esti farataj tiun tagon. Se oni intencis fari invadojn, oni devas ĉeesti kiel kelkmilopa anaro, ĉar se la polico enmiksiĝus, al forto devus esti kontraŭstarata per forto, simile al la senlaboruloj en Keptaŭno (Capetown), kiam policano devis esti sendata al hospitalo. Mi volas, ke vi komprenu, ke vi ne devas cedi antaŭ la policanaro. Se unu el la senlaboruloj estas mortigata, 5 aŭ 10 policanoj devas morti. Ni devas renversi la registaron k la urbestraron. La Komunista Partio nin helpos. – Tiujn ĉi vortojn la juĝantaro trovis pruvitaj. En lando kiel nia, kie troviĝas superrega negra loĝantaro, laŭ mia imago nenio pli verŝajne kondukus al serioza maltrankvilo k danĝero, ol blankulo, kiu parolas al miksita amaso el blankaj k negraj personoj, uzante tiajn vortojn kiaj estas pruvitaj laŭ la akuzo. …“

K-do Dajmond estis kondamnata je dekdu monatoj da punlaboro.

En la vortoj de la juĝisto oni trovas esprimita la ĉefpunkton de la tuta afero. La sola krimo de K-do Dajmond estas, ke li aŭdacis organizi k gvidi blankajn k negrajn laboristojn unuigitajn. Kiel esprimis unu K-do ĉe amasprotestkunveno: Per la afero de nia K-do Dajmond la blanka mastraro en Sudafriko avertas, ke „neniu tuŝu miajn sklavojn“.

Ja la serioza krizo, en kiu troviĝas ankaŭ tiu ĉi lando, elvokas maltrankvilon k neordinaran agemon ĉe tiu sekcio de la loĝantaro pleje trafita de ĝi, k responde ankaŭ kontraŭrimedojn de la potenculoj. Per la atakoj direktitaj de la registaro kontraŭ malfortigita laborista movado, Sudafriko eniras la vicojn de la terorlandoj. La tutmonda Proletaro notu tion bone k helpu per protestoj k kiom ajn eble siajn fratojn en la malproksima posteno de la klasbatalkampo. Materiero (3958).

¹ „Invadoj“, t.e. manifestacioj antaŭ la plej riĉaj kluboj, hoteloj k restoracioj.

[REKLAMO p.3] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstraße 1, Leipzig O 27.

EL JAPANIO.

Projekto de giganta manifestacio en Tokio okaze de l’1. aŭgusto malsukcesis.

Estis decidite, ke en la ruĝa tago frue matene kolektiĝu, por organizi gigantan manifestacion, la proletaro el tuta Tokio antaŭ la korto de l’urbotrama vagontenejo. Sed respondecaj K-doj subite antaŭtage ŝanĝis la planon sub pretekstoj, ke la renkontejo estas danĝera dank’ al tro severa policgardo k ke granda amaso da senlaboruloj ne povas kolektiĝi en la difinita horo.

Tiel en la tago proksimume 100 laboristoj alvenintaj la renkontejon estis dispelitaj aŭ arestitaj; tiel la manifestacio plene malsukcesis. Sekve ankaŭ senlaborula kongreso projektita ne povis okazi.

Heroaj manifestacioj por la 1. aŭgusto en Jamanaŝi.

Malgraŭ la furioza antaŭpersekuto estis algluitaj tie ĉi k tie tra la tuta gubernio agitfolioj de niaj batalemaj laboristoj k kamparanoj, harditaj jam per sinsekvaj bataloj. En la tago matene la laboristoj en la vojkonstruejo apud la urbo Kofu ekstrikis, forlasis sian postenon k manifestacie marŝis en la straton. Dume kamparanaj manifestaciantoj moviĝis al la urbo, ĝis fine ambaŭ partoj kunfluis en nombro de 300 personoj. La manifestacio baldaŭ dividiĝis en du taĉmentojn, kies unu marŝis al la bienuldomo en farmkonflikto, k la alia al ŝpinfabriko, kiu havis strikon lastatempe. Survoje la unua renkontis embuskon de policanoj; okazis tumulto, nur kelkaj estis arestataj post granda luktado; la marŝantoj instigis survoje 120 vojkonstruantojn al striko, englutis ankaŭ ilin en siaj vicoj. Apenaŭ la dua taĉmento sin montris proksime de l’fabriko, kiam la laboristinoj ĉe la maŝinoj kun ĝojkrioj elkuris al la manifestaciantoj. Ĉe la tumulto sekvanta la policestro ricevis gravan vundon, kiam li provis aresti sindikatajn gvidantojn. La tuta estraro

— paĝo 4 —

22 SENNACIULO

de l’Kamparana Sindikato estis arestata. La K-dinoj, kiuj partoprenis la manifestacion, estis preskaŭ senescepte vundataj. Oni postulis de ili protokoli, ke ili akcidente vundis sin mem. Malobeemuloj estos akuzataj!

Publika juĝado al komunistoj.

Rezulte de pli ol trifoja persekuto al Japana Kom.Partio en 1928–29 k 1930, nun pli ol du mil komunistoj suferas malliberon en diversaj lokoj de la lando. Kaj la unua publika juĝado al la partia kerno komenciĝis la 25-an de junio k daŭris ĝis 31. julio (ĉi-jare). Post somera ripozo ĝi remalfermiĝis la 5-an de sept. La grava signifo de tiu juĝado kuŝas en jenaj punktoj: 1) Oni batalakiris konferencon de l’ akuzitoj en la malliberejo; 2) oni akiris unueciĝon k publikigon de l’juĝado, kontraŭbatalante al la dividita, malluma juĝado, la okulfrapa intenco de l’reganta klaso dividi la juĝadon laŭ la sidejoj de l’pundomoj, en kiuj estas tenitaj la akuzitoj, k kaŝi la juĝadon al la publiko; 3) oni batalis decide en la korto kun postulo al senprokrasta liberigo de l’klasaj politikaj „krimuloj“.

Striko de Koreaj ŝtonetkolektistoj.

600 Koreaj fratoj, ŝtonetkolektistoj ĉe la rivero Tamagaŭa apud Tokio, kunsidis la 20-an de julio por konsiliĝi pri jenaj postuloj: 1) ke la laboristoj havu la rajton por ŝtonetkolektado; 2) oni forigu la maŝinŝipon; 3) oni altigu la prezon de l’ŝtonetoj je 60 %. La kunsidantoj estis subite atakataj de policanoj sub preteksto, ke la kunsido estas neleĝa. Al ĉi tio la kunvenintoj respondis per manifestacio. Inter la senarmilaj proletoj k la policistoj kun nudaj glavoj en la mano okazis batalo dum du horoj. Unu K-do ricevis vundon 10 cm-profundan k 120 K-doj estis arestitaj.

La terspacon, lasitan ĝis nun al la Koreaj fratoj por libera kolektado de l’ŝtonetoj, transdonis la Interna ministerio al avida kapitalista sindikato, k tiel estis malpermesita per polica povo la libera kolektado al la laboristoj. La sindikato siaflanke sufokis la K-dojn per duonpreza vendado de l’ŝtonetoj akiritaj per la maŝinŝipoj. La lab.postuloj estas nepraj por ilia vivo. Spite polica subpremo ili do batalas por ili.

Japanaj laboristoj sendis 8 proprajn delegitojn al la Korea laborej-kunsido k tiel montris sian solidaron kiel japanoj kun la batalo de l’Koreaj laboristoj.

Laŭ „Proleta Esperantisto“ (Tokio), n-o 7.

Per SAT en Skandinavio.

Skandinavio estas multrilate unika lando. Ne nur pro siaj rokmontaroj k noktomeza suno en Laponio, ne nur pro sia belega arkipelago k fjordaro, sed ankaŭ pro sia unika laborista movado.

Kiel oni scias, Svedio jam depost la jaro 1814 ne partoprenis ian militon k tial dum la tuta tempo la kulturo k ekonomio povis senhalte k sen malantaŭeniro evolui. Tion oni tuj rimarkas jam ĉe la Stokholmaj laboristoj. Iliajn loĝejojn ni povas nomi luksaj kompare kun tiuj de estonaj laboristoj. Ĉiuj loĝejoj havas modernajn gaskuirejojn k se ne estas por ĉiu loĝejo aparta banĉambro, tiam almenaŭ ĉiu familio havas rajton en la difinita tago de l’semajno uzi la banĉambron. Tolaĵpurigon helpas elektro; same oni jam purigas la plankojn, gladas la vestojn ktp. nur per elektro. Ne estas plu multaj laboristaj loĝejoj sen telefono! Tamen tiaj loĝejoj ne estas malmultekostaj – ili forprenas ĉ. 25 % de la salajro de l’laboristo.

La esperanto-movado estas forta en Svedio, sed ne plej forta en la ĉefurbo mem. En multaj provincaj urboj la influo de l’esperantismo estas treege sentebla. En Stokholmo la plej granda esp.societo estas – la Stokholma Laborista Esperanto-Klubo. La neŭtrala klubo ekz. eĉ ne aranĝas dum someroj siajn semajnajn kunvenojn, dum la Lab. Esp-Klubo ankaŭ somere estas vizitata de ĝis 100 Gek-doj ĉiuvendrede. En sia konsisto la klubo estas treege diversa – estas socialistoj, komunistoj, anarkistoj k ĉiuj kunlaboras en sia esp. klubo plej amike. La sufiĉe altaj salajroj (kompare kun aliaj landoj) de svedaj laboristoj ebligas al multaj Gek-doj viziti aliajn landojn, k dum la klubkunvenoj la Gek-doj rakontas pri siaj vojaĝoj. Ankaŭ la klubo estas tre ofte vizitata de eksterlandaj Gek-doj. Oni devas konstati nepre la fakton, ke ordinare la svedaj esp-istoj pli ŝatas paroli ankaŭ en siaj kluboj svedan lingvon anstataŭ esp-o, sed en ĉi tiu oni ne povas tion konstati. Ankaŭ oni tre multe kantas en la Klubo esp-ajn laboristajn kantojn dum ĉiu klubvespero.

Ofte ŝajnis al mi, kvazaŭ ne estas dece kanti multsignifajn, revoluciemajn kantojn en tiu ĉi klubo. Kial? En la klubo oni ne sentas revoluciemon en la paroladoj k en la klubprogramo, kiel oni povas tion senti en la alilandaj laboristaj kluboj. Nome – la cirkonstancoj en Svedio k la rilatoj inter diversaj klasoj estas pli mildaj, multe pli mildaj ol en aliaj landoj. La laboristaro ne sentas tre grandan batalemon k tial la laboristaj kantoj tie ĉi kvazaŭ ne havus sin veran valoron. Pli multe konvenas al la klubo varia k amuza programo, kian ĝi ankaŭ havas.

Krome ekzistas forta esp-klubo en la antaŭurbo Sundbiberg, Tramista Esp-Klubo k anarkista klubo. Precipe inter la tramistoj esp-o estas bone disvastigita k la esp-aj tramistoj ankaŭ estas granda helpo por eksterlandaj vizitantoj. Inter la Stokholma tramistaro estas ĉ. 300 esp-istoj. Por ili aranĝas kursojn la tramdirekcio, kiu jam vidis, ke dum esp-aj kursoj oni ricevas multe pli grandajn rezultojn ol en la kursoj por naciaj lingvoj. Esp-istaj tramistoj de Stokholmo ofte ricevas ankaŭ somere stipendiojn de la tramdirekcio por viziti per esp-o eksterlandajn grandurbojn k konatiĝi kun la aranĝoj de tieaj tram-instaloj.

La Stokholmaj laboristaj gazetoj favore rilatas al esp-o. La socialdemokrataj aperigis esp-ajn kursojn k multajn priesp-ajn artikolojn, la sindikatista gazeto ĉiutaga „Arbetaren“ havas konstantan esp-lingvan angulon, multaj fakaj gazetoj same.

Nun iom pri mia vojaĝo mem. Per elektra vagonaro mi veturis el Stokholmo al la sveda komerca k ĉemara centro Gotenburgo. La urbo mem estas tre interesa pro sia lokiĝo inter rokoj. Oni vidas, kiel la homoj penas forigi la rokojn, konstruante en ilin vojojn k dompartojn, sed ankoraŭ restas sufiĉe multe da nuda roko, kiu povas nur servi kiel la altaĵoj por rigardi la belon de la urbo k de l’ĝin ĉirkaŭanta maro. Ankaŭ tie ĉi jam estas konstruitaj multaj modern-stilaj domoj kun modernaj k komfortaj loĝejoj. La laboristkvartalanoj en Svedio dum somero ŝatas loĝi en t. n. „kolonioj“. Ili konsistas el dometoj, ekstere de la urbo, kiuj estas treege malgrandaj; en ili la laboristoj loĝas nur somere. Ĉirkaŭ ĉiu dometo estas frukt- k legomĝardeno. En Stokholmo dum somero loĝas ĉ. 65 000 laboristoj en tiaj „kolonioj“. Belege ili aspektas. En grandaj valoj ili troviĝas, verdaĵoj kun ruĝaj, flavaj k verdaj dometoj. Sur iliaj stratoj (jes, ili havas ankaŭ stratojn) kuras la infanoj, la knabinoj – portantaj knabajn pantalonojn, sed tamen ne precize knabajn. La pantalonoj de l’knabinoj estas multkoloraj, ruĝaj, flavaj, verdaj, bluaj k longaj. Ne nur la malgrandaj knabinetoj portas ilin, sed ankaŭ plenkreskintoj. Kiel praktikaj estas tiaj vestoj (kompreneble ili portas ankaŭ konforman, samkoloran k samstilan bluzon) dum biciklado, motorboatveturoj k ankaŭ en la ĉiutaga vivo!

Vintre la laboristoj loĝas en la urboj k tiam viglas en la studrondoj la laboro. La sveda laboristaro ja havas fortan Laboristan Klerigan Asocion,

KVARONJARE

vi povos ekde 1932 pagi vian kotizon al SAT! La tarifoj restas neŝanĝitaj. Sed pro la financa krizo nuna pli dezirata estas tutjara k tuja pago de l’kotizo fare de tiuj, kiuj ĝin povas efektivigi.

Ne prokrastu!

— paĝo 5 —

kiu gvidas la tutan kleriglaboron inter la sveda laboristaro k kiu helpas al la starigo de ĉiaj studrondoj. Membroj de tiu ĉi Asocio (svede plimallongigite: ABF) povas esti ĉiaj laboristaj societoj — politikaj k fakaj. Sekve de tio, ĉar precipe en Svedio la fakaj unuiĝoj estas ekonomie fortegaj, ABF posedas sufiĉan monon por sia kleriga agado. Mi donu nur tiun ekzemplon, ke en Gotenburgo ABF havas 40 000 membrojn. La metalista fakorganizo pagas jare ĉ. 25 000 kr. da membrokotizo! Aliaj fakorganizoj memkompreneble pagas ankaŭ laŭ la grando de sia membrokvanto. De la urbo ricevis ABF da subvencio en pasinta jaro — 5000 kr., ĉi-jare — 7000 kr. k por venonta jaro ĝi postulos 10 000 kr.

En la studrondoj lernas la laboristoj po 20—30 p., ordinare en esp-aj studrondoj pli grandnombre, ĉar esp-on instruas en Svedio grandparte eksterlandaj instruistoj, kial ankaŭ la intereso pri esp-o estas pli granda. Dum lastaj jaroj la nombro de esp-aj studrondoj en ABF superis 250 ĉiujare!

En Gotenburgo dum la pasinta jaro estis tre vigla esp-a movado pro la kursoj de l’estona instruistino E. Pen (Pähn). Tamen, oni diras, ke la laborista gazetaro, ĝenerale, ne rilatas sufiĉe favore al esperanto.

Trolhetan (Trollhättan) estas turista centro, sed ankaŭ k precipe industria urbeto kun ĉ. 15 000 loĝ., kie mi ankaŭ haltis, kvankam tie estas neniu SAT-K-do. Mi antaŭsciigis pri mia vizito al la esp-isto, kies adreson mi trovis en la Jubilea adreslisto de Sveda Esp.Federacio. Renkontis al mi en la stacio pluraj esp-istoj. Preskaŭ la unua demando, kiun ili faris al mi, estis tiu de reprezentanto de UEA: „Ĉu vi estas UEA-ano?” Mi kompreneble neis k certigis mian SAT-membrecon. Poste evidentiĝis, ke tiuj esp-istoj, same kiel la reprezentanto de UEA, estas simplaj laboristoj, kiuj lernis esp-on eĉ per ABF, la Lab.Kleriga Asocio (interalie — laŭ Lingvafon-gramofon-diskoj), k ili mem estas ankaŭ membroj en la lokaj lab.unuiĝoj, sed kiel esp-istoj ili estas organizitaj „neŭtrale”. Tiun fakton mi povis konstati ne nur en Trolhetan, sed ankaŭ multe alie en Svedio. Eĉ gvidantaj personoj de diversaj lab. organizoj, same socialistoj kiel komunistoj, apartenas al „neŭtralaj” esp.societoj aŭ estas eĉ reprezentantoj de UEA. Ofte niaj „neŭtral-esp-iste” organizitaj K-doj asertas, ke la esp-a devas esti neŭtrala movado, ke ili bezonas ankoraŭ plivastigi la lingvoscion inter ĉiaj homoj k tial ili ne rajtas montri, ke esp-o estas nur laborista afero. Sed, karaj svedaj K-doj, tio tamen ne malhelpas al vi esti organizitaj ankaŭ en laboristaj esp.unuiĝoj! Kaj — certe en Svedio esp-o jam estas sufiĉe disvastigita, por ke esp-istaj agantoj en la lab. movado povu jam ekfari peresp-an laboron, sed ne nur poresp-an! Tiuj ĉi linioj pri la troa „neŭtraleco” de svedaj lab.esp-istoj ne estas diritaj nur pri Trolhetan. En Tr., kompare kun la forto de l’esp.movado en aliaj urboj, la nuna stato estus eĉ pardonebla.

Sed por Sveda Laborista Esp.Asocio, kiu ja nun transiris en la manojn de novaj gvidantoj, estas ankoraŭ granda laboro — klarigi la taskojn de nia movado k elŝiri la esp-ajn K-dojn el ilia „neŭtralemo”. Mi ne dubas, ke la situacio pliboniĝos jam en plej proksima estonto.

(Finota.) N. Ruus (15428) el Estonio.

Pri la kvinjara plano

AL LA SOCIALISMO AŬ AL LA FARAONISMO?

(Fino. Vd. n-ojn 364/367.)

La historio montris al ni imperiojn, en kiuj nenio estis lasita al la hazardo, en kiuj la tuta produktado efektiviĝis laŭ planoj rigore starigitaj, en kiuj la individua propraĵo ne ekzistis, la ŝtato aŭ ĝia reprezentanto estis la nura posedanto. Tiuj imperioj havis civilizon ekstreme brilan, tre ampleksan por la epoko; la restoj de iliaj monumentoj ankoraŭ mirigas, eĉ iom timigas nin. Sed, kiu kuraĝus pretendi, se ne juraj profesoroj, ke tiuj civilizoj estis socialistaj? Ili, male, estis la tipo plej perfektigita de la ekspluatado k de la subpremo.

El tiu formo de socio, la faraona reĝimo de la antikva Egiptujo estas la plej malnova konata ekzemplo; la Imperio de la Inkas, kiun la konkerantoj-militestroj de la deksesa jarcento trovis ankoraŭ en plena funkciado sur la altaj peruaj plataĵoj, estas la plej lastdata.¹

En ambaŭ okazoj, unu politika fako . . . pardonu! unu monarko kun sia konsilantaro, apogata de tuta ideologia aparato (pastroj en Egiptujo, amaŭtoj en Peruo) administris la tutan ekonomion de la lando laŭ difinita plano k pere de grandega skrib- k ali-oficista burokrataro. Tiuj imperioj konstruis la piramidojn k admirindajn templojn; ili fosis kanalojn k konstruis vojojn plurajn centojn da kilometroj longajn, dank’ al scienca organizado, kiu lasis al la laboristo nur la ĝustan neceson por vivteni sin k sian familion.

Ĉu tio estas socialismo?

Kaj tamen, ne estis en tiuj socioj la plej eta signo pri kapitalismo.

Kaj tamen, la produktado, sub tiu reĝimo faris rimarkindajn progresojn.

Sed, tute kiel en la kapitalisma socio, la progresoj de la produktado ne profitigis la produktantojn. Kaj tio: ĉar ekzistis ŝtato. De la produktantoj distinga ŝtato. Ekzistis polico, armeo, tuta aparato por subpremo, kiu estis distinga de la popolo. Do, neeviteble, la plusvaloro iris al tiuj, kiuj disponis pri tiu forto, kiuj disponis pri la ŝtato. La ĉeesto de ŝtato, de armita forto, distinga de la popolo, estas la pruvilo mem, ke ekzistas ekspluatado.

La estonto.

Konsekvence, ĉar la proletara diktaturo ne ekzistas en Rusio, ĉu oni povas diri, ke U.S.S.R. iras al la socialismo?

Ĉio dependos de tio, laŭ kia maniero evoluos la ŝtato. Se la nuntempa rusa ŝtato cedos la lokon al la diktaturo de la proletaro, se la G.P.U. estos senigita je siaj politikaj funkcioj, se la ruĝan armeon anstataŭos la tutproletara armiĝo, se ĉiu oficisto fariĝos efektive, konstante anstataŭebla k ofte submetita al la reelekto, sammaniere kiel sindikata sekretario, se neniu oficisto ricevos salajron superan al tiu de laboristo, tiam, sed nur tiam, la industria disvolviĝo de Rusio k la industriigo de la terkulturo signifos la iradon al la socialismo; aliel, ĝi signifos nur la iradon al iu sistemo de burokrata ekspluatado.

Marks k Lenin insistis pri tiu punkto, ke, se la anstataŭigo de la ŝtato per la proletara diktaturo estas necesega por la irado al la socialismo, tiu anstataŭigo estas efektivigebla pro jena kialo: se la privilegiitaj klasoj, por firmigi sian regadon, ĉiam bezonis fortan aparaton, de ili mem distingan, estas pro tio ke ili reprezentis nur malplimulton rilate al la granda amaso de laboristoj, kiujn ili devis teni sub la jugo, sed la proletaro, kiu, male, reprezentas la grandan plimulton rilate al la eks-privilegiitaj klasoj, povas certigi super ĉi tiuj sian regadon, ĝis ili estos

¹ Oni devus eble aldoni ĉi tie, kiel pli lastdatan kazon, la organizadon de Paragvajo, dum la 17-a k 18-a jarcentoj, sub la regado de la jezuitoj.

[REKLAMO p.5] Tre leginda poemaro de revoluciema K-do estas la belega POEMO DE L’PLUGISTO originala esp. versaro de ĤRIMA. „Biblioteko de Sennaciulo”. 64 pĝ. Form. 11×14. Prezo: 0,60 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Kolmstr. 1

— paĝo 6 —

komplete detruitaj, ne bezonante alvoki alian forton ol sian propran.

Ĉar la rusa proletaro tute ne estis la plimulto, sed nur malgranda malplimulto kontraŭ la nenombrebla klaso de l’kamparanoj, posedantoj aŭ plejparte aspirant-posedantoj, eble pro tio Rusio estis kondukata al tio starigi ŝtaton de la proletaro distingitan. Sed ĉi tiu kialo estas malaperanta. La kolektivigo de la grundo proletigas la kamparanon. Post kelkaj jaroj, la kamparanaro, kiel persona posedanto, estos preskaŭ tute malaperinta. Tiam, la proletaro, ĉu urba, ĉu kampara estos efektive iĝinta la grandega plimulto. Ĉiu preteksto por la konservado de la ŝtato estos do malaperinta.

Tiu momento estos decida en la historio de la Revolucio.

Se, en tiu momento, kompleta politika revolucio ne okazos, se la diktaturo de la proletaro ne instaliĝos, se la hodiaŭa ŝtato, burokrata, polica, militista, povos ankoraŭ plue etendi siajn radikojn, la irado al la socialismo estos definitive haltigita. Anstataŭ la irado al la socialismo estos la irado al la faraonismo. Al la maksimuma ekspluatado al la homaj fortoj por la nura gloro de la faraono, per kiu ajn moderna nomo ĝi vestaĉas sin, k por la nura ĝuo de liaj helpantoj k fanatikuloj.

Miaflanke mi ne malesperas.

Depost dekkvar jaroj, la vivo de la rusa popolo estis senĉesa miraklo. Eĉ ne atentante la mirigan manieron, per kiu ĝi supervenkis la grandegajn malhelpojn de la civila milito, la restarigo, kiun ĝi efektivigis antaŭ tri jaroj por eliri el la novkapitalismo, en kiu ĝi estis enkotiĝanta, permesas ĉiujn esperojn.

Certe, oni ne vidas disvolviĝi nuntempe, por la starigo de la diktaturo de l’proletaro, movadon kompareblan al tiu, kiu malhelpis la revenon al la kapitalismo. Ankaŭ la movado, kiu leviĝis en tiu senco, antaŭ kelkaj jaroj, sub la agitvorto por restarigo de la laborista demokratio, ŝajnas esti nuntempe multe perdinta da sia forto, pro la fakto mem de l’sukcesoj akiritaj en la tereno de l’detruo al la novkapitalismo. Tiu detruo estus cetere multe faciligata, se okazus en aliaj landoj krom Rusio proletaj revolucioj, kiuj tuj dekomence stariĝas sur la kampo de l’proletara diktaturo, revolucioj, kiuj tuj „rompas” la ŝtaton k donas definitive la povon al la popolo, rekte k senpere.

Tia restariĝo estas ebla, sed oni ne povas diri, ke ĝi estas certa.

Se ĝi ne okazos, do la rusa proletaro estos nur ŝanĝinta sian mastron.

Ŝanĝi mastron, estas afero, ve! kiun la franca proletaro bone konas; ĝi estis la unua, kiu faris pri tio grandiozan eksperimenton. Kiam, antaŭ unu jarcento, la Malnova Reĝimo estis renversita, la franca popolo sin kredis libera; ĝi kredis esti liberiginta sin de ĉiu ekspluatiĝo; ĝi nur ŝanĝis la formon de sia ekspluatiĝo; ĝi nur forpelis la nobelon por meti burĝon je lia loko.

La solvo, kiu estos donata de USSR. al la demando pri la ŝtato, en la venontaj jaroj, difinos, ĉu la rusa revolucio estos la lasta el la revolucioj faritaj de la popolo, sed ne por la popolo, aŭ la unua el la revolucioj faritaj de la popolo k por ĝi. Ĝi decidos ĉu, jes aŭ ne, ĉi tiu revolucio estos la unua socialista revolucio. R. Luzon.

Tradukita de la Alĝera Esperantista Grupo el la franca revuo „La Révolution Prolétarienne” (La Proleta Revolucio).

Publikigonte la ĉi-supran artikolon, laŭ insista peto de la Alĝera Esperantista Grupo, ni antaŭvidis, ke kelkaj legantoj ne konsentos kun la tezo de Luzon. Tial ni opinias necese rediri, ke laŭstatute ĉiuj tendencoj havas en SAT la rajton defendi sian vidpunkton en serioza k konvena maniero. Estas do evidente, ke ni bonakceptos artikolojn, kiuj rebatos aŭ klarigos kelkajn punktojn el la pritraktita temo.

Ni rimarkigas tamen, ke la aŭtoro de la ĉi-supra artikolo montras evidentan simpation al la Sovetia proletaro. Povas do nur temi pri la plej trafaj rimedoj uzotaj por sukcesigi la socialismon en Sovetio mem k en la tuta mondo. Nur tia materialo povas aperi en nia gazeto k ne malicaj polemikaĵoj, kies bonefiko estas ĉiam tre dubinda. E. L.

[REKLAMO p.6] MENDOJN pri libroj ĉiuspecaj, esperantaĵoj, leterpapero, insignoj ktp. faru ekskluzive ĉe la ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstrasse 1 Leipzig O 27.

Oni preparas la spiritojn.

Temas pri la ĝusta dispartigo de l’kolbaso!

„Tiel ĉiu ricevas ion!

[BILDO p.6 | 11,62,39,72] Desegnaĵo: dek laboristoj (numeritaj 1–10) sidas ĉe longa tablo, sur kiu kuŝas granda kolbaso dividita en pecojn; sur la tablo la jarcifero 1927.

Se oni volas okupi plejeble multajn laboristojn, oni devas dispartigi ĝuste la sumon de l’salajroj, kiuj estas disponeblaj en la tuta ekonomio.

La salajroj povas esti plialtigotaj nur, se altiĝos la tuta profito k per tio ankaŭ la tuta sumo de l’salajroj. Aliel altiĝo de l’salajroj signifas senlaborecon. Tiel estis la afero dum la lastaj jaroj”;— nun sekvas bildeto kun la jarciferoj 1928-30. Sur tiu bildeto la kolbasaj partoj estas pli grandaj, sed tri laboristoj estas forpuŝataj de la tablo; ili diras: „Tion kaŭzas la plilarĝigado, nun ni sidas flanke.

Do, kion fari?”

La sekvanta bildeto kun la jarcifero 193? havas la subskribon: Ni do kunŝovu nin iomete, tiam la tri aliaj havos denove lokon. — La partoj de la kolbaso estas malpligrandigitaj, la tri senlaboraj prenas ree lokon ĉe la tablo.

Tiuj tuj kompreneblaj bildetoj estas simile prezentataj en propaganda broŝuro de l’entreprenistaj asocioj germanaj. Tiu broŝuro havas la titolon „Kial senlaboreco?”; per instruaj statistikaj figuroj, bildoj k versaĵoj ĝi pruvas, de kie devenas la senlaboreco. De kie? Nu, la supra bildo donas la esencon: ekzistas nur difinita sumo por la salajroj; do, plialtigo de l’salajroj kaŭzas plialtigon de l’prezoj; nun, la homoj ne povas aĉeti sufiĉe; oni devas maldungi laboristojn; „nun ni sidas flanke!” Kiel forigi senlaborecon? Tre simple: malaltigi la salajrojn! Jen la simpla solvo de l’problemo por la entreprenistoj. — Prudente ili ne montras la alian (ne malgrandan) pinton de l’ kolbaso, la profiton. Ja, je la fino de l’broŝuro ili akcentas la neceson, kolekti kapitalon. Por kio ili bezonas tion? Por persona lukso: Mi citas la konatan ekzemplon de l’gefratoj Lahuzen: tiuj aĉetis k ŝanĝkonstruis grandan kastelon, ĉiu havis plurajn aŭtomobilojn, lastan jaron ili aĉetis ankoraŭ kelkajn bienojn por ĉasado; nun iliaj kreditintoj perdis pli ol 200 milionojn da mk.g. Plie: la grand-industriisto Simens, homo, kiu amas paroli pri la neceso por la germana popolo plisimpligi sian vivtenon, en jaro 1930 konstruigis por si propran muzikhalon, kiu kostis 50 000 mk.g. — Tiu kapitalo estas bezonata por ofte sensenca k vana pligrandigo de l’produktejoj: La kompanio „Maksimilianshute” konstruis en Untervelenborn (Turingio) novan ferproduktejon; ne longe post finkonstruado ĝi ĉesigis la produktadon en tiuj establaĵoj. La cement-industrio uzis siajn profitojn por elaĉeti novajn pli malmultekostajn produktantojn; la plej alta grado de ĝia okupado estis 50 ĝis 60 elcentoj; tamen ĝi elspezis proks. 300 milionojn da mk.g. por novaj produktejoj. La kompanio por artefarita silko „Glancŝtof” konstruis novan fabrikon en Zigen; finkonstruita tiu fabriko nun staras sen maŝinoj, ne uzata (milito necesas, por ke ĝi povu esti uzata). La „Altfornegejo Lubek” pligrandigis siajn produktejojn je la duoblo; nun ili estas pretaj por produkti; intertempe la okupado malplialtiĝis je 40 elcentoj de l’estinta kapablo; ktp.

— paĝo 7 —

Sed tiu broŝuro ne havas teorian celon. Ĝi estu k jam estas disdonata al la laboristoj. Ĝi estas facile komprenebla k klare ĉiu ekvidas la nepran neceson malplialtigi la salajrojn. Tiel oni preparas la kampon por siaj intencoj. Ĉar malplialtigo de l’salajroj necesas, por ke la mastroj povu repagi la eksterlandajn kreditojn en venonta februaro. Dume la mizero estas granda. La salajroj apenaŭ sufiĉas por vivi. Do, oni devas atendi akran reziston. Tial, oni preparu la cerbojn, alvoku solidaron; tiam oni pli facile sukcesos. Tio valoras ankaŭ elspezon de 0.15 mk.g. por ekzemplero.

Atentu, laboristoj! Vetig (16900).

Atencoj kontraŭ la kapitalismo.

Mia laŭtparolilo aŭdigas: „Halo, radio Budapeŝt. Gesinjoroj, mi dissendas la funebrajn solenojn okaze de entombigo de la viktimoj de l’fervoja akcidento. Trans la limojn de Hungario, la tuta civilizita mondo sentas indignon pri la abomena krimo de komunistoj, kiuj kun besta kruelo murdis senkulpulojn, virinojn, infanojn, maljunulojn sendiference. Ĉiutempe en la historio popoloj ribelis kontraŭ siaj regantoj, sed atenco kontraŭ internacia vagonaro estas monstra aĉaĵo kontraŭ la homaro, estas diktita de nura instinkto je detruo. Pripensu, ke en tia vagonaro troviĝas la plej diversaj homoj, riĉuloj k malriĉuloj, oficistoj, direktoroj, mastrinoj, kiuj, sidantaj sur ledotegitaj aŭ lignaj benkoj, veturas renkonte al negoco, plezuro, laboro. Kaj la sorton de tiuj homoj trafis la infera maŝino, ĵeteginta la vagonaron en abismon de 26 metroj. La efiko estis terurega. Neniu el la pasaĝeroj k personaro restis nevundita. La nombro de la mortintoj estas 22, inter ili 4 angloj k 2 belgoj. En la hospitaloj kuŝas ankoraŭ 5 grave vunditaj. La loko estas firuze elektita. Proksima estas la ĉeĥoslovakia limo k la banditoj verŝajne disponis pri aŭtomobilo por rifuĝi ĝustatempe. Tamen la polico febre klopodas, kapti la krimulojn, se ili ankoraŭ troviĝas en la hungaria regno. Ke temas pri agado de komunistoj, estas evidente pro tio, ke jam depost kelka tempo okazis tiaj atencoj kontraŭ vagonaroj, unue en Rumanio k Jugoslavio, poste en Aŭstrio k en Germanio dum reveno de la ministroj Bruning (Brüning) k Kurcius (Curtius) el Londono. Nun la lasta krimo en Hungario, en Bia-Torbadj. . . . Sendube tiuj atencoj estas faritaj laŭ ia plano, kiu devenas el Moskvo. Estas atencoj kontraŭ nia kulturo, kontraŭ nia socio. Sed ni jam interrilatis kun aliaj ŝtatoj por malebligi pluajn tiajn krimojn, por liberigi la relvojon de la socio en la estonton . . .”

Tiel parolis la oficisto de l’radiostacio Budapeŝt. Sekvis funebra muziko k ĥoro de l’fervojista kantunuiĝo. Mi meditis. Ĝis hodiaŭ oni ne kaptis la atencintojn. Oni ne scias, ĉu vere estis komunistoj. Oni nur supozas tion. Oni nomas ilin murdistoj. Kaj mi memoras, ke ĉiutage en la grandurboj miloj da senlaboruloj vagadas, sen hejmo, sen nutraĵo, sen mono. Daŭre atencas la kapitalismo kontraŭ ilia sano, ilia vivo. Kelkaj jen sinmortigas, jen svenas surstrate pro malsato, jen frostmortas sub ponto, en loĝaĉkavo. Ilin murdas la alia flanko! Ĉu oni pri tio furiozas k dissendas venĝokriojn per radio? Ankaŭ tiuj homoj estas senkulpuloj. Sed oni silentas k neniu protestas kontraŭ la mortigo al tutaj familioj pere de la mizero. Oni per pafiloj traktas manifestaciantojn por laboro k pano, precipe en Hungario.

Tial mi diras, ke en lando, kie ne ekzistas ia politika libero, la potenculoj tute ne rajtas plendi pri abomenindo de tiuj atencoj. Donu al la popolo sociajn rajtojn k ĝi ne bezonos servigi al si senesperajn farojn por laŭtigi sian voĉon! Magjaro.

Jubileo de komunista gvidanto.

[BILDO p.7 | 34,46,52,60] Portreto de O. W. Kuusinen: viro kun lipharoj kaj barbeto, en jako kun kravato.

La 4-an de oktobro la sekretario de Komunista Internacio, K-do Kuusinen, festis sian 50-an naskiĝo-tagon. Tiuokaze mi volas skribi iomete por „S-ulo” pri la vivo k agado de Kuusinen. Jam depost sia junaĝo li okupis sin pri la problemoj de l’ socialismo k rapide evoluis al la marksismo. De antaŭ la revolucio de 1905 li aliĝis al la finlanda socialdemokratio. La revolucio de 1905 trovis Kuusinen en la vicoj de l’batalantaj laboristoj. Li havis vere revolucian sintenon. Dum la malsupreniro de l’movado, kiu sekvis la revolucion, li gardis neŝanceleblan fidelon al la laborista klaso. Li estis elektita en 1908 kiel membro de l’Centra Komitato de la Partio k reelektata seninterrompe ĝis 1918. Unu jaron antaŭe li fariĝis politika redaktoro ĉe la centra organo de l’finlanda partio. Kuusinen estis elektata en la parlamenton de Finlando k reprezentis sian partion ĉe la diversaj kongresoj de l’II-a Internacio k precipe ĉe la Kongreso en Bazel, en 1912.

En la finlanda partio Kuusinen kontraŭbatalis vigle la revizismon en la praktiko kiel en la teorio. La revolucio de 1917 trovis lin ĉe lia posteno, k kiam la finlanda proletaro en 1918 transprenis la povon, li partoprenis en la revolucia registaro. Pro gravaj mankoj k eraroj de tiu revolucia registaro ĝi estis sange subpremata; post la malvenko Kuusinen senkompate kritikis tiujn mankojn k tiel definitive akceptis la vidpunkton de l’revolucia marksismo. Lenin mem plene konsentis la tezojn pri organizado, kiujn redaktis okaze de la 3-a Kominterna kongreso Kuusinen. Depost tiu tempo en ĉiuj kunsidoj de l’Centra Komitato de Kominterno li partoprenis aktive. Liaj artikoloj aperis en la „Komunista Internacio”, en la „Internacia Korespondajaro” k en ĉiuj kompartiaj gazetoj tra la mondo; en ili li pritraktis ĉiujn demandojn pri revolucia batalo de l’tutmonda proletaro, la batalon kontraŭ la blanka teroro ktp.

Tamen tiuj artikoloj, paroladoj, tezoj ktp. reprezentas nur malgrandan parton el lia politika laboro. Kiel membro de l’C.K. de la finlanda kompartio li kunlaboras ĉe la direktado de tiu sekcio de Komintern, kiu troviĝas en ekstreme danĝera posteno. Sed la plej gravan rolon Kuusinen ludas kiel sekretario de Komunista Internacio; li partoprenas kiel tia dum jaro centojn da kunsidoj de l’sekretariejo de K. I.

Per ĉiuj siaj laboroj Kuusinen fariĝis la fidela amiko, kunlaboranto k direktanto de l’batalanta internacia proletaro k de l’subpremataj amasoj en la koloniaj landoj. Tial mi opiniis inde prezenti tiun batalanton al la legantaro de „S-ulo”. Finlanda komunisto.

La klasbatalo tra la mondo

El Britio.

Preskaŭ ĉiutage okazas nun manifestacioj de senlaboruloj tra la lando. La 30-an de septembro pluraj miloj da senlaboruloj post kunveno en Hajdparko apud Londono marŝis al la parlamentejo por manifestacii kontraŭ la malpliigo de l’senlaborula subteno. La amaso kantis ĉirkaŭ la parlamentejo revoluciajn kantojn atendante la revenon de delegitaro sendita al la parlamento por submeti al ĝi dokumenton kun 200 mil protest-subskriboj. La manifestaciantoj sukcesis en iu momento rompi la policordonon.

En Glasgovo (Skotlando) manifestaciis la 1. oktobro 50 mil personoj; ili kontraŭbatalis la policistojn per boteloj, ferstangoj, hakiloj ktp k elrabis plurajn magazenojn. La laborist-partiano Mak Govern estis arestata k enkarcerigata pro „incito al tumulto”. Mult-

— paĝo 8 —

aj policanoj k manifestaciantoj estis vundataj. La manifestacioj daŭris ĝis la nokto k ripetiĝis la sekvantan tagon.

El Kanado.

En Estevan (Saskaĉevan) okazis la 29-an de septembro grava batalo inter policanoj k 600 strikantaj ministoj, kiuj manifestaciis tra la stratoj kun ruĝaj standardoj. Ĉe tiu batalo estis mortigataj du ministoj k dudeko vundata. Rezervtrupoj da policanoj estis urĝe alkondukataj per speciala vagonaro por sufoki la ribelon. La estraro timigita urĝis la solvon de l’prisalajra konflikto ĉe la ministaro.

El Polio.

La pola faŝismo provis asimili la kondiĉojn de l’politikaj enkarcerigitoj al tiuj de ordinaraj krimuloj. La politikaj malliberuloj akceptis la batalon k deklaris la ĝeneralan malsat-strikon. 10 mil laboristoj en poliaj malliberejoj malsatstrikis dum pluraj tagoj k estas pretaj rekomenci ĉiutage. Ili estas rekte minacataj per fizika ekstermado. Batado k torturo estas ordinaraj rimedoj en tiuj malliberejoj.

El Argentino.

Uriburi, la buĉisto de Argentino, mortigas k turmentas ankoraŭ ĉiam. Oni traktas nin pli malbone ol sovaĝajn bestojn; la politikaj malliberuloj estas vipobatataj. Oni metas al ili kaskojn sur la kapon, kiuj interne estas provizitaj per najloj, kiuj penetras en la kranion. 155 K-doj estas ekzilitaj al Uŝuaija en Suda Argentino, inter ili 4 virinoj; alia granda nombro estas sur la insulo Marton Garcia. Argentino nun estas granda malliberejo; ĉiu nia laboro ĉe sindikatoj, bibliotekoj, ĵurnaloj estas malebligita. Iuj arestitoj malaperas sen postsigno. La dekstra mano de Uriburi, la polica majoro Rosasko falis per la venĝanta mano de kelkaj el niaj K-doj.

Laŭ gazetservo de A. J. I.

Ĉe la hindaj fervojistoj.

La batalo de l’hinda fervojistaro kontraŭ la maldungado atingis novan staton. La registaro ne konsentis la dezirojn de la Tuthindia Fervojista Federacio rilate la iom-post-ioman salajrmalaltigon al ĉiuj, kiuj ricevas pli ol 100 rupiojn monate, dumtempa maldungo, laŭvica deviga ferio por ĉiuj dungitoj ktp. Tial ĝi decidis ne partopreni la laborojn de la de l’registaro starigita esplorkomisiono, ankaŭ pro la nesufiĉaj kondiĉoj, en kiuj tiu komisiono laboras k ĝia nesufiĉa konsidero al la plej gravaj aferoj de l’laboristoj.

Laŭ ITF-gazetservo n-o 9.

Korekto. — Bonvolu legi en la n-o 366/67, p. 16, unua kolono, 8-a linio de malsupre „kompare al” anstataŭ „flanke de” (la Misisipi).

V. I. Lenin pri la „seksa problemo”¹

„Kiel multiuj raportis al mi . . ., ankaŭ la seksa problemo estas ŝatata temo en viaj gejunularaj organizoj. . . Ĝuste en la junulara movado ĉi tiu sensencaĵo estas treege malutila, treege danĝera. Tre facile ĝi povas kaŭzi ĉe kelkiuj troigadon k troekzaltadon de l’seksa vivo, detruon de junula sano k forto. . . Ĉie niaj K-dinoj kunlaboru sisteme kun la junularo. Tio estas daŭrigado, plivastigado k plialtigo de l’ patrinemo, el la individua sfero al la socia. Kaj ĉiu vekiĝanta socia vivo k agado de l’virinoj estu akcelata, por ke ili forlasu la malvaston de sia individua, filistra inklino al hejmo k familio. . .

La ŝanĝita vidpunkto de l’junularo, rilate al la problemoj de l’seksa vivo, nature estas ‚principa’ k apogas sin sur teorio. Kelkiuj nomas sian vidpunkton ‚revolucia’ k ‚komunista’. Ili sincere kredas, ke ĝi estas tia. Min, maljunulon, tio ne imponas. Kvankam mi tute ne estas malgaja asketo, ŝajnas al mi, ke la tielnomata ‚nova seksa vivo’ de l’junularo — kelkfoje ankaŭ tiu de l’maljunularo — tre ofte estas tute burĝa, estas nur plivastigo de l’ burĝa bordelo. Ĉi-ĉio tute ne havas ion komunan kun libero de amo, kiel ni, komunistoj, komprenas ĝin. Certe vi konas la faman teorion, laŭ kiu, en la komunista socio, satigo de l’seksa pasio, de l’amoremo, estas tiel simpla k bagatela kiel ‚trinkado de glaso da akvo’. Ĉi tiu ‚teorio pri la glaso da akvo’ frenezigis parton de nia junularo, tute frenezigis ĝin. Ĝi jam ruinigis multajn junulojn k junulinojn. Ĝiaj defendantoj asertas, ke ĝi estas marksista. Mi mokas pri tia marksismo, kiu senpere k rekte derivas el la ekonomia bazo de la socio ĉiujn fenomenojn k transformiĝojn en ĝia ideologia sur-strukturo. Tiel simplaj la faktoj tute ne estas. Tion konstatis jam antaŭ longe iu Frederiko Engels rilate al la historia materialismo.

Laŭ mia opinio, la fama teorio pri la glaso da akvo estas tute nemarksista k krome nesocia. En seksa vivo efikas ne nur la faktoj de l’naturo, sed ankaŭ la akiraĵoj de l’kulturo, ĉu ili estu altnivelaj, aŭ malaltnivelaj. En sia libro ‚Origino de l’familio’ Engels montris, kiel atentinda estas tio, ke la ĝenerala seksa instinkto evoluis k sublimiĝis al individua seksa amo. La interrilatoj de l’seksoj ja ne estas nura esprimo de la reciproka agado inter socia ekonomio k fizika bezono, agado, laŭpense izolata per fiziologa konsidero. Estus racionalismo, sed ne marksismo, se oni volus dedukti izolite k deŝirite el ĝia interligiteco kun la tuta ideologio, la transformiĝon de tiuj rilatoj senpere el la ekonomia bazo de la socio. Nu, certe! Soifo volas esti satigata. Tamen, ĉu, en normalaj kondiĉoj, normala homo sin metos en la koton k trinkos el marĉeto? Aŭ eĉ nur el glaso, kies rando estas graseca pro multaj lipoj? Sed pli grava ol ĉio alia estas la socia flanko. Trinki akvon, tio vere estas individua afero. Sed por la amo necesas du, k tria, nova vivaĵo, povas estiĝi. Tiu fakto enhavas socian intereson, devon al la socianaro.

Kiel komunisto mi ne havas eĉ la plej malgrandan simpation por la ‚teorio pri la glaso da akvo’, eĉ ne, se ĝi portas la belan etiketon: ‚Liberigo de l’amo’. Krome, ĉi tiu liberigo de l’amo estas nek nova, nek komunista. Vi certe memoras, ke ĝi, ĉefe dum la mezo de l’pasinta jarcento, estis predikata en la beletristiko kiel ‚emancipado de l’karno’. La tiama prediko estis pli lerta ol la hodiaŭa; ĉu estas same pri la praktiko, tion mi ne povas juĝi. Per mia kritiko, mi ne volas pledi por asketismo. Tion mi tute ne intencas. La komunismo ne donu asketismon, sed viv-ĝojon, viv-forton, ankaŭ per kontentigita am-bezono. Sed, laŭ mia opinio, la nun ja ofte videbla troigo de l’seksaĵoj ne donas viv-ĝojon k viv-forton, ĝi nur forprenas ilin.

Ĝuste la junularo bezonas viv-ĝojon, viv-forton. Saniga sporto, gimnastiko, naĝado, migrado, ĉiaj korpaj ekzercoj, multamplekso de l’spiritaj interesoj. Lerni, studi, esplori, plejeble komune! Ĉi-ĉio donas al la gejunularo pli multe ol la ĉiamaj paroladoj k diskutoj pri seksaj problemoj k la tielnomata plenĝuado de l’vivo. Sana korpo, sana menso! Nek monaĥo, nek amindumanto, sed ankaŭ ne germana filistro, kiel mezaĵo. Vi konas ja la junan K-don A. . . Bonega homo, genia. Tamen mi timas, ke li neniam atingos ion rimarkindan. Li vagas k flirtas de amafero al am-afero. Tio ne taŭgas por politika batalo, nek por revolucio. En luktado mi ne fidas al la akurato k persistemo de tiuj virinoj, ĉe kiuj la persona romano sin miksas kun la politiko. Ankaŭ ne al tiuj de viroj, kiuj postkuras ĉiun jupon k lasas sin ensorĉi de ĉiu juna ino. Ne, ne, tio ne estas akordebla kun la revolucio.”

Laŭ Esperanta „ISK”, n-o 11, jul./sept. 1931.

¹ Eldiroj el parolado inter Klara Cetkin (Zetkin) k Lenin, represitaj en „Memoroj pri Lenin” de Kl. Cetkin (Vieno-Berlino 1929).

[REKLAMO p.8] DIABLIDOJ. Aventura rakonto pri k por geknaboj. Prolet-tendenca. Originale verkita de N. Barthelmes. Kun bela titolbildo. 48 paĝoj. Form. 13×18. Prezo: 0.60 mk.g. Administrejo de SAT Leipzig O 27, Kolmstr 1.

— paĝo 9 —

MI VOLAS SCII…

Respondo al K-do Teamiko.

Mi ne estas brazilano, sed argentinano k tial ke ĉe ni oni konsumas multe da mate-o, mi povas doni al vi la deziratan sciigon. Nialandanoj konsideras la mate-on ne kiel nutraĵon, do ĝi ne nutras, sed kiel simplan tempopasigilon. Ĉe ni oni kutime trinkas la mate-on jene: oni metas ĝin en malgrandetan kukurbon kun bolanta akvo; oni trinkas ĝin elsuĉante la akvon per metaltubeto. Tiel oni en nia lando ĉiutage, eĉ ĉiuhore trinkas mate-on. Sed neniu konsideras la mate-on kiel nutraĵon, malgraŭ ke oni grandajn kvantojn da ĝi konsumas. Laŭ mia sperto mate-o estas netaŭga nutraĵo; kia ajn trinkebla preparaĵo el kreskaĵoj, ekz. hordeo, aveno k.a., estas supera. La brazila propagando por mate-o estas klarigebla per la fakto, ke la ĉi-landa registaro malpermesis la enkondukon de grandaj kvantoj da mate-o, k kompreneble la brazilaj kapitalistoj devas serĉi novan merkaton por ĝin vendi.

14808 (Argentino).

DISKUTEJO:

Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn?

Ni ricevis pri ĉi tiu temo ankoraŭ ĉi-subajn du skribaĵojn, kiujn ni represas nur en resumita formo, por ne foruzi tro da spaco per tiu jam sufiĉe longe pridiskutita afero. Ni fermas pri ĝi la debaton. Red.

K-dino 509, mi ne diros, ke vi estas burĝe pensanta. Mi ne estas proleto denaskiĝa, al kiu mankas peco da pano. Mi estas sufiĉe bonvivanta terkulturisto, kiu havas pli da pano ol necesas. Mi estas proletema, ĉar min hontigas vidi, kiel unu homo eluzas la laboron de multaj nur sole por sia persona bono. Ni devas esti interhelpemaj.

Nia organizo estas tiu de l’proletoj. Sed la vorto „pruda” naskiĝis ne en proletaj, sed en burĝaj rondoj. Ni, iom pli alte starantaj proletoj, ne devas forgesi, ke nia laboro k vivo estas ligitaj ankaŭ kun la plej abomena k maldeca sorto de tielnomataj „forĵetaĵoj” el la homa socio; ni ne povas de ili deflankiĝi, se ni havas homan koron. M. Gorki, la granda rusa k same tutmonda proleta verkisto, priskribas la plej mizeran homan vivon. Sed kiam mi legis lian „Infanaĝo”-n, mi havis senton, ke li eltiras iun estaĵon el la koto k montras, ke ĝi tamen estas … homo, kiel vi k mi. En tio kuŝas, laŭ mia gusto, la plej abomena maldecaĵo, kiam burĝaj ĵurnalistoj k verkistoj insultis Gorki per ĉiaspecaj fivortoj, ĉar li konsentis redakti antaŭparolon favoran al la Plena Verkaro de Dzerĵinski. Ni abomenu, kio estas vere abomeninda: kiam homo forgesas sian dignon, vendas por mono sian konvinkon, kiam la proleto, iom pliriĉiĝinta, forgesas pri la „malgrandaj fratoj” k fariĝas korta aŭ eĉ ĉambra hundo en burĝa domo. Sed bagatelajn maldecaĵojn ni ne tuŝu. La valoron de la de vi kritikitaj pecoj k. s. mi taksas neniom pli malalte ol la aliajn, kiujn enhavas la gazeto. Ilia avantaĝo antaŭ pure sciencaj verkoj pri sama afero estas tiu, ke ili surhavas personan stampon, do ne nur instruas, sed helpas al unu homo kompreni la alian. Cetere tiaj artikoloj certe ne superplenigos la gazeton.

Meikulo Bevers (17 254), Latvio.

Mi opinias, ke oni devus anstataŭigi la vorton „maldecaĵoj” per „malĉastaĵoj”. En multaj punktoj tiu afero ne estas nur „ĉefe afero de gusto”. Multajn „maldecaĵojn” oni opinias decaj, belaj: freŝa naturo aŭ virino, viro sendube estas belaj — tiom pli kiam ĉiuj estas naturaj. Vesto estas portata por beligi, aliaspektigi la korpon, ĝian formon ktp. Ne plisimpligitan arton, belon ni bezonas; uniformo, egalo por individuoj estas netolerebla. Ju pli multe da varioj, koloroj, des pli intensa, multflanka estas la vivo mem. La starigo de l’demando „Ĉu la Gek-doj ŝatas …” estas sufiĉe subjektiva k persona. Mi plene subtenas socion el „nuduloj”, nudkulturon en kamparo, montaro, arbaro ktp. Sed en urboj tio estus netolerebla, k kiam tiaj adeptoj foje montriĝis ĉe ni nude en la stratoj, en la tramo ktp., la afero finiĝis per konduko ilia al milicejo.

Sovetiano.

POR NIA MEDITO.

Iluzioj.

El ĉiuj civilizigaj faktoroj, la iluzioj estas eble la plej potencaj. Ĝi estas iluzio, kiu konstruigis la piramidojn k dum kvin mil jaroj starigis en Egiptio gigantojn el ŝtono. Ĝi estas iluzio, kiu dum la mezepoko konstruigis la grandegajn katedralojn k instigis Okcidenton invadi Orienton por konkeri tombon. Ĝi estas per alcelado al iluzioj, ke fondiĝis religioj, kiuj submetis la duonon de la homaro sub siajn leĝojn k stariĝis k detruiĝis vastaj imperioj. Ĝi ne estas per celado al la vero, sed al la eraro, ke la homaro elspezis pli da energio. La ĥimeraj celoj, kiujn ĝi alceladis, estis neatingeblaj; sed estas per ilia alcelado, ke estis realigataj ĉiuj progresoj, kiujn ĝi ne serĉis.

Gustavo Lebon El: Psikologiaj leĝoj pri la evoluado de l’popoloj. Elfrancigis Ajnulo.

Stenografio k laboristaro.

Ju pli multe la laboristaro sin liberigas k entreprenas en ĉiu sfero de la homa kulturo, des pli forte ĝi sentas la bezonon havi pli konvenan k pli rapidan ilon ol la antikva longskribo por skribaj laboroj, speciale por skribaj interkomunikoj. Ĉiu tre malagrable sentas la perturban malrapidon de la ordinara longskribo ege malhelpanta, eĉ detruanta produktivan mensan laboradon de la cerbo. Simplaj homoj, precipe laboristoj devas kontribui al la longskribo multegon el sia valora forto mensa k korpa, kiu do estas perdita k mankas al la vere celita laboro por la progresigo de l’ekonomia k kultura vivo. Ne mirinde, ke ĉiu ajn homo sentas fortan malamon kontraŭ la peniga laboro de la skribado k evitas ĝin kiel plej eble. Sendube ĉi tio estas unu el la plej gravaj kaŭzoj por la ankoraŭ tre modestaj skribaj rilatoj inter la laboristaro, ankaŭ inter esperantistoj diversnaciaj. Kaj pro tio suferas ankaŭ la mensa aktiveco, malrapidiĝas la sinliberiga batalo de la laboristaro.

Riĉaj k potencaj homoj sin helpas aliel… Ili havigas al si skribistojn, lertajn stenografistojn k krome disponas pri multaj aliaj helpiloj (diktafonaparatoj ktp.). Do, la potenculoj bezonas nur pensi k … dikti. La longskribo postulas de ili apenaŭ iun oferon de ilia korpa k mensa forto, sed nur almozon el ilia monujo por la skribistoj. Tial ili ankaŭ ne povas senti la neceson de simpla, facila k rapida skribo, taŭga ne nur por profesiaj skribistoj, sed por ĉiuj homoj! Simila estas la afero en la lingva sfero.

Amikoj de kultura progreso provis jam antaŭ jardekoj propagandi la stenografion inter la laboristaro; sed ili malsukcesis. Alproprigis al si la stenografion nur la profesiaj rapidskribistoj k relative malgranda parto de profesiaj multskribuloj, kies plej granda parto ankaŭ preferas dikti al skribistoj. La kaŭzo por ĉi tiu malsukceso de la malmodernaj stenosistemoj estas facile trovebla. Ĝi estas la kompliko, malklaro k malfacilo de la stenosistemoj. En „Tutmonda Intersteno” ĉi tiu temo estis pritraktata jam de la plej diversaj flankoj. Ĉi tie sufiĉas montri nur unu rilaton: Kiaj la cirkonstancoj estas en la sfero de internacia lingvo, tiaj ili estas ankaŭ en la sfero de la skribo. Por la laboristaro taŭgas nur internacia lingvo, kiu estas unue simpla k facila k samtempe taŭga por la plej altaj taskoj de kulturlingvo: klare esprimi la plej delikatajn nuancojn de sentoj k pensoj. Sammaniere al la laboristaro povas utili nur stenoskribo, kiu estas ne nur sufiĉe mallonga k rapide skribebla por fari rapidajn notojn okaze de paroladoj k diskutoj aŭ por rapide fiksi pensojn, sed kiu estas ankaŭ tiom simpla k klara, ke ankaŭ malmulte skriblertaj homoj povas uzi ĝin pli facile al[?] la ĝisnunan longskribon[?], por ĉiuj

— paĝo 10 —

skriblaboroj, precipe por la korespondado. Kaj simile kiel en la lingva sfero jam ekzistas la bezonata lingvo — esperanto — tiel ankaŭ nun ekzistas skribo, kiu posedas la ĵus diritajn k postulendajn ecojn, nome Intersteno.

Restas montri ankoraŭ kelkajn aliajn preferojn de ĉi tiu skribo, de kiuj dependas ĝiaj nesupereblaj ecoj. La ĝisnunaj steno-sistemoj devenas de la antikvaj longskriboj; multaj steno-sistemoj eĉ transprenis ortografiajn sensencaĵojn k krome kreis novajn. Intersteno estas en ĉi tiu rilato tute alia, vere revolucia: ĝi tute rompis k forĵetis la katenojn de la kutimo, kiu kun sia plej intima parenco, la inerto de la homoj, estas la plej grava malamiko por ĉiu progreso. Intersteno devenas kvazaŭ senpere de la viva parolata lingvo mem; ĝi estas la sola skribo, kies elementoj estas formitaj k ordigitaj tute laŭ la naturo de la elementoj de la lingvoj: la sonoj. Pro tio ĝi estas facile uzebla por ĉiuj lingvoj. Fine ĝi estas en plej mirinda maniero plimallongigebla k tiel ankaŭ taŭgas por la plej alta rapidskribista praktiko. Intersteno do estas vere universala skribo.

Eble oni demandas, kial tia skribo ne jam estas pli bone konata k disvastigata? Nu, unue oni devas atenti, ke ĝi estas publikigita kiel internacia stenoskribo nur antaŭ kelkaj jaroj. La ceteraj kaŭzoj estas la samaj, kiujn oni devas citi klarigante, kial esperanto ne jam estas la dua lingvo de ĉiu kulturcela laboristo, ankaŭ ne en U.S.S.R.! Sed same kiel esperanto estas necesa por la progresigo de nova kulturo, tiel ankaŭ nova universala skribo, nome Intersteno, estas minimume samgrade necesa, ĉar ĝi helpas al pli vigla interŝanĝo de ideoj, al pli vigla mensa aktiveco por rompi la katenojn de letargia k inerta kutimiĝo, kiu estas la plej granda malamiko de la laboristaro.

F. G.

EL MIA VIVO

Mi estas 28-jara fraŭlo-laboristo. Mi naskiĝis k loĝis ĝis la jaro 1921 en la urbo Novorosijsk en Sovetio. Miaj gepatroj estis malriĉaj homoj. La patro mortis, k mi restis sep jarojn en tre mizera stato kun panjo k junaj fratoj. Depost mia 10-a jaro mi jam laboris en diversaj laborejoj, en tre malbonaj kondiĉoj. Post la revolucio mi aliĝis al la lab.profesia sindikato k diversaj organizoj. En tiu ĉi medio mi ekkomprenis mian malbonan sorton k eksciis pri la batalo de l’laboristaro k la maniero kiel batali por plibonigi nian sorton. Sed en 1921 panjo forveturis kun mi k miaj fratoj al Litovio — kapitalista lando.

Alveninte tien mi tuj aliĝis al mia profesia sindikato k „Socialista Junulara Asocio” en la urbo Radviliŝkis. Tie mi multe laboris por la laborista movado, tiel ke oni min baldaŭ elektis kiel estron de kelkaj asocioj. En 1926 mi estis elektita de laboristaj organizoj por veturi en Sovetion kun la celo post reveno komuniki al la litovia laboristaro pri la laborista vivo en Sovetio, ktp. Sed veturi mi ne povis, ĉar en nia lando tiam okazis dekstrula revolucio. Oni min k kelkajn amikojn tuj arestis. Kaj oni veturigis min al la urbo Ŝiaŭli k lokis en la malliberejon por pezaj laboroj.

En la malliberejo mi eksciis pri esperanto k tuj komencis lerni nian karan lingvon. Post forpaso de kelkaj monatoj oni liberigis min (en printempo 1927) k mi komencis denove labori en libero. Mi aliĝis esperantan societon, ĉar laboristaj asocioj estis malpermesitaj; post kelkaj monatoj mi jam estis elektita kiel estro en tiu societo, sed ne por longe.

En septembro 1927 okazis en Taŭrogen maldekstrula ribelo; tiuokaze mi ree estis arestata k veturigata al Ŝiaŭli, sed post esplortraserĉo oni min liberigis. Ĝuinte iom da tempo en libero, mi estis denove arestata en 1928 pro la akuzo de malbona homo el la nia esp. societo, kiu denuncis min ĉe la politika (sekreta) polico, ke mi estas ano de l’litova kompartio, havas tiurilatajn gazetojn, ke mi salutis je la nomo de nia societo sovetiajn Gek-dojn okaze de la 11-a datreveno de l’Oktobra revolucio ktp. Tuj okazis rearesto. Ĉe traserĉo la policistoj min forte batis k ŝiris la harojn, tiel ke mi dum kelkaj tagoj ne povis moviĝi k la tuta korpo doloris. Oni min veturigis al la Ŝiaŭli-a malliberejo, kie mi pasigis kelkajn tagojn; poste mi estis forsendata al dua malliberejo en alia urbo — Kaŭnas.

Tie mi renkontis miajn amikojn k trovis multajn K-dojn. En la ĉambro, kie mi sidis, estis el la kulpigitoj 8 komunistoj, 11 socialdemokratoj, 2 social-revoluciuloj k 3 popol-naciistoj. En la tuta malliberejo tiutempe estis 270 politikaj arestitoj. 197 el la kulpigitoj estis komunistoj, inter ili 37 virinoj, 65 socialdemokratoj, la ceteraj estis social-revoluciuloj k popol-naciistoj. Post forpaso de tri monatoj la juĝesploristo liberigis min ĝis la juĝa tago, kontraŭ kaŭcio. Kaj tiam fine mi estis absolvita. Ankoraŭ kelkajn fojojn oni kaptis min k mi sidis en la arestejo, sed pri tio mi ne deziras skribi.

Stazis Riĉkus (12868).

LIBRO-MONATO DE SAT!

Gek-doj! Por havigi al ni kiel eble plej rapide sufiĉe grandan sumon da kontanta mono k tiel supervenki la momentan financan krizon en nia organizo, ni decidis,

dum la tuta monato novembro vendi niajn SAT-librojn kun granda rabato de 33 procento

je la ĝisnuna kataloga prezo. Tiu favorprezo je ĉiuj SAT-eldonaĵoj validas nur unu monaton, nome por la mendoj farataj en novembro! La K-doj profitu tiu bonan okazon k superŝutu en novembro nian Administracion per libromendoj!

DIREKCIO DE SAT.

KONTRAŬ LA DOGMOJN.

Katolikaj intrigoj en Hispanio.

En la esperantista dusemajna gazeto „Katolika Vivo” oni povis legi finaŭguste artikolon el Hispanio sub la titolo: „Kio okazas en Sankta-Lucia de Ezquioga?” Eĉ ilustro ornamis tiun artikolon, montranta tiun „sanktan lokon”, kie du geknaboj (12- k 7-jara) laŭ la priskribo ekvidis aperaĵon de la „Sankta Virgulino” k konversaciis kun ĝi. Poste vidis ĝin ankaŭ kelkaj aliaj personoj (kies biografieton k foton reproduktas „Katolika Vivo”). Laŭŝajne ĉiuj tiuj personoj estas simplaj proletoj aŭ proletidoj. Unu kazo precipe altiris mian atenton, ĉar temas pri plenaĝa laboristo: 28-jara aŭtokondukisto (en la servo de privatulo), kiu laŭdire „svenfalis, ĉar li vidis la aperon de la Sankta Virgulino. Tiel fortan sensacion li sentis, ke li ne povis konduki la aŭtomobilon al Legorreta.” Ĉu estas simple koruptita tiu plenaĝa persono k sekve ŝajnigis sian „svenfalon” ktp., aŭ ĉu li agis sub influo de malsana spiritostato, kaŭzita de katolika eduksistemo? Ĉi lastan ni povas senrezerve supozi por la diversaj infanoj cititaj, kiuj kredeble rekte estas sugestitaj de siaj pastraj edukantoj k agis sub hipnotado. Ni ne povas respondi ĉi tie, kiu el tiuj hipotezoj estas la ĝusta, k tio cetere ne gravas. Kio pli gravas, tio estas la sekvo de tiu okazaĵo, pri kiu ni legas i.a.: „La trian tagon (post tiu apero), ĵaŭdon … el ĉiuj domaroj k vilaĝoj alvenis centoj da personoj, ĉar jam disfamiĝis la novaĵo, k same okazis la vendredon. Kvinan tagon … iom pli 1500 personoj atendis la infaninon …, portanta flaman kandelon en unu mano k bukedon en la alia, akompanita de kelkaj pastroj, kiuj, suprenirante la deklivon de la kampo, demandis: — Ĉu vi vidas ion? — Kaj la infanino respondis jese…”

„Dimanĉon, 5. julio, ĉeestis proksimume tri mil personoj, la civilgardistoj … ordigas la transiĝon en la monteto k valo… Mardon, 7. julio, la ĉeestantaro estis pli ol ses mil personoj, multegaj aŭtomobiloj, aŭtoĉaroj, bicikl-

— paĝo 11 —

oj, kaleŝoj k ceteraj baris la vojojn al piedirantoj. La eminenta d-ro Asuero atente ekzamenis la knabinon k deklaris, ke ŝi estas sana k normala… Merkredon, 8. julio … ĉeestis proksimume dekdu mil personoj; la aŭtomobiloj estis ducent dek …” ktp.

Kion signifas tiu spektaklo? Ĝi estas lerte enscenigita de la pastraro, kiu defendas sian reĝimon kontraŭ la respublika laikismo, kiu lasta minacas per pereo ĝian potencon. Tiu ruze aranĝita scenaĵo estas nenio ol politika manovro — por konservi al si la simplanimajn popolamasojn. El la fino de l’artikolo, en kiu estas parolite pri „eklezia proceso, kiun baldaŭ komencos la aŭtoritatuloj” pri ĉi tiu afero, oni povas klare ekkoni, ke tiu komedio devas servi al la katolikismo por vasta propagando, kiun ĝi en nuna momento treege bezonas, ĉar ŝanceliĝas la malnovaj kredoj ankaŭ en ĉi tiu katolika lando. Ni esperu, ke la nova reĝimo permesos al la liberpensuloj fari ĉion, kio estas en ilia povo, por alporti lumon al la amasoj k klarigi al ili, kion signifas tiu nova „miraklo”.

B.

Preĝado ĉe la militistaro.

El la nova preĝaro por anglaj soldatoj mi citas jenan preĝon: „Ho Sinjoro Dio, pro tio ke nenio estas tro malfacila al vi, por pligrandigi la fidon, ni petas, je la parto de la Lankaŝiraj fuzilieroj, ke ni povu ornami nin per kuraĝo kiel per floro en la bataltago. Kaj aŭdante la voĉon de tiu, kiu estas dirinta: „Ĉio estas ebla al tiu, kiu kredas”, ni povos toleri ion ajn pro la amo de vi, la sama Jesuo Kristo, nia Sinjoro.”

La absurdo pli-elmontriĝus ankoraŭ, se oni havus internacian kolekton da tiaj soldatpreĝoj. Do, K-doj, mi petas vin sendi al mi ekzemplon el via lando.

Alb. Dean, 6 Heath Str., Lower Broughton M-C., Anglio.

Atentigo! K-doj, kiuj deziras vidi en la Jarlibro antaŭ sia nomo signon pri partianeco, devas sciigi tion al la Administracio antaŭ la 15. decembro.

TRA ESPERANTIO

Akcesoraĵo.

Kiu studis iomete la historion pri la mondlingva movado ĝenerale k aparte pri esperanto, tiu bone scias, kiom da „sciencaj” argumentoj estis eldirataj de gravaj, aŭtoritataj fakuloj por pruvi, ke artefarita lingvo estas neeblaĵo, sensencaĵo. Por multaj diplomitaj lingvistoj la provo starigi artefaritan lingvon similas la agon de d-ro Faŭsto, provanta krei vivan estaĵon en sia retorto.

La nombro de tiaj scienculoj pli k pli malpligrandiĝas; sed ekzistas ankoraŭ kelkaj, kiuj obstine fermas la okulojn por ne vidi la faktojn, por ne konstati, ke la ĉiuaga uzado de esperanto refutas la belfrazajn, teoriajn argumentojn.

Cetere similan rimarkon oni povas fari sur aliaj kampoj de la teorio k praktiko. Eminentaj personoj ja asertis, ke fervojoj neniam havos estonton, ke estas tute utopia la celado organizi transportadon per tia rimedo. Aliaj ne malpli eminentaj sciencistoj pruvis per A+B, ke flugmaŝinoj pli pezaj ol la aero neniam sukcesos funkcii.

Tamen tiaj „sciencaj” pruvoj ne sukcesis malkuraĝigi la elpensemulojn, kiuj estis instigataj de ia nekontraŭstarebla intuicio k gvidataj de empiria metodo.

Malgraŭ la teoriaj pruvoj de aŭtoritataj fakuloj la tuta terglobo kovriĝis per fervoja retaro, la ĉielo pleniĝas pli k pli per helicaj zumadoj k sonas esperanto en kongresoj, en kunvenoj, en hejmoj inter geedzoj k eĉ infanoj. Tiaj estas la faktoj k ili argumentas pli forte ol la plej subtilaj teoriaĵoj de fakuloj.

Kaj ni ne forgesu, ke la aŭtoro de esperanto ne estis lingvisto, sed simpla okulisto. Kia ironio! …

*

Sendube la ĉi supre aluditaj fakuloj ridindigis sin; sed ne malpli ridindaj ŝajnas al mi tiuj esperantistoj, kiuj nuntempe abunde liveras teoriajn argumentojn por pravigi … la ekziston k funkciadon de esperanto. La argumentado de tiuj novspecaj teoriuloj plej ofte kaŭzas nekontraŭstareblan oscedon ĉe la leganto, sed almenaŭ ĝi estas rimedo por kovri banalaĵojn per sciencoaspekta volvaĵo. Kaj la efiko de tio ĉe kelkaj naivaj legantoj estas, ke ili des pli opinias la traktaĵon serioza k valora, ju malpli ili komprenas ĝin. Kaj ties aŭtoroj tiel akiras reputacion de lingvista kompetento…

Fakte la tuta afero estas ridinda por pripensemaj homoj. Simpluloj ja uzas ĉiutage esperanton k sekve ne bezonas cerbumadi por scii, ĉu tia uzado estas konforma aŭ ne al lingvistikaj postuloj. Uzantoj plie ekridegas, ĉe la konstato, ke en la verkoj de teoriuloj troviĝas kelkloke plej elementaj gramatikaj eraroj; tiam praktikuloj emus instrui al pretendemaj aŭtoroj, ke iliaj verkoj indas esti metataj flanken k estonte lasos ilin flanke.

Jes ja, ia homoj, kiujn gvidas nur la simpla saĝo, kritikeme rilatas al ŝajnsciencaj verkoj, kiuj sonas malplene ĉe frapo de laborula mano.

Aristarko.

Socialistaj esperantistoj atentu!

Ĵus leginte en germana gazeto sciigon, kiun mi traduke reskribas, mi turnas min al vi, k precipe al la anoj de partioj apartenantaj al la Amsterdama Internacio, ke vi sendu protestojn por pruvi la utilon k disvastiĝon de esp-o.

Jen la traduko. Reform-anglan lingvon kiel mondlingvon intencas enkonduki en Berlin fondita Anglio-Klubo, al kiu inter aliaj apartenas Ajnŝtajn (Einstein), Lebe (Löbe) k la eksĉefministro Marks (Marx), ĉar provoj pri artefaritaj mondlingvoj ĝis nun montriĝis sensukcesaj. La planita reformo de la angla lingvo plejparte rilatas al la ortografio…

Do, neniu alia, ol la eminenta gvidanto de l’socialdemokrata partio, la prezidanto de la regna parlamento en Germanio, havas la tempon dum tiuj krizaj tagoj de la partio mem k de la tuta popolo, sin okupi pri tiaj sensencaĵoj. Gek-doj ĉiulandaj, ni protestu kontraŭ tio pere de la socialista frakcio. Sendu multajn protestskribojn al K-dino E. F. Klatil, Hectorstrato 4. I, Amsterdam-Z. Tio estas tasko tre grava por nia frakcio.

11309.

Ni ricevis jenan tekston kun insista peto pri publikigo:

„La Centra Estraro de Laborista Esp. Asocio „Laboro” en Pollando protestas plej energie kontraŭ la neallaso de reprezentanto de ukraina popolo al la salutparolado dum la malfermo de l’ 23-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo dum aŭgusto 1931.”

Ne forbiciklu eksterlanden senprepare!

Mi volas averti K-dojn intencantajn bicikli eksterlanden okaze de strangaj spertoj dum mia biciklado por atingi Turkion. Surprizita mi estis, ke ĉe la german-aŭstra limo estis postulata t.n. garantisumo de 60 mk. germ. pro la enkonduko de biciklo. Kiel senlaborulo mi ne posedis tiun sumon, sed fine sukcesis konvinki la aŭstran doganiston, ke mi neniaokaze vendos mian „feran ĉevalon”, nepre bezonante ĝin por la pluvojaĝo. Kvankam tiu doganisto respondis al mi, ke ĉe la jugoslava limo oni ne postulus deponon de monsumo, oni ĉe la tiea limo postulis eĉ pli altan garantisumon, k klarigis, ke la samo okazus al mi ĉe la bulgara limo. Mi tro malfrue eksciis, ke se mi estus ano de la germana lab. bicikla unuiĝo „Solidaro”, mi povus enveturi ĉiujn landojn

— paĝo 12 —

sen malhelpoj. Direktinte mian biciklon hejmen, mi havis sufiĉe da okazo por pripensi, kiel bone estas barataj la unuopaj landoj kontraŭ „invado” de malriĉuloj. Mi esperas, ke miaj linioj helpos aliajn K-dojn sin pli zorge prepari al biciklado ol faris mi; tiel ili evitos similan fiaskon.

15026, Bottrop.

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Britio: La grupo en Nelson kondukis kurson sub la aŭspicioj de la Nacia Konsilantaro de Lab.Kolegioj kun 40 p. laŭ „Petro”. Precipe vigle laboras K-do Bland por fortigi la grupon, en kiu estas 5—6 SAT-anoj. — Germanio: Okaze de la Regna Junulara Tago socialista en Frankfurt la Frankfurta SEA-grupo aranĝis kunvenon por la junaj gemembroj bone vizititan, en kiu K-do Mack salutparolis k K-do Puff parolis pri la signifo de esp-o por la junularo. Oni elektis komitaton, kiu havas la taskon kunigi ĉiujn esp-istojn en la soc.junularo por komuna agado. (Laŭ „La Socialisto”.) Boĥum. La SAT-Rondo Boĥum aranĝis inter la senlaboruloj de la liberaj sindikatoj kurson kun 26 p. Gvidas Zernikov. La kurso okazas en la sindikata domo. Nova kurso en preparo por mezo de okt. — Nederlando: Fondiĝis la 53-a sekcio de Ned.LEA en Zutfen kun deko da K-doj. Okazis bonsukcesaj ekspozicioj, la div. sekcioj jam enskribis kelkajn centojn da kursanoj. La varb-agado ankoraŭ daŭras. Ĉe VARA (stacio Hilversum) okazos radio-kurso. La eldonkvanto de la LEA-gazeto „Laborista Esp-isto” estas nun 3000 ĉiu-14-tage. — Portugalio: Lisbono. Radiostacio CTIGK disaŭdigis portugalan paroladon pri evoluo de esp-o de K-do J. Vicente Jor. (11863). Ankaŭ tiu K-do raportis en esp-o pri la portugala esp. movado. Esp-o nun altiras la atenton de l’junularo, k la gazetaro ofte raportas pri nia movado. En Ligo de la Okcidentaj Esp-istoj sukcese funkcias 3 kursoj k en Lab.Societo „Nova Vojo” kurso estos malfermata. Ankaŭ esp.ekspozicio estos aranĝata k en Setubalo fondiĝis grupo. Ĵus okazis monata kunveno de l’loka SAT-Rondo, en kiu post bruega diskuto la plimulto decidis fidi al la SAT-direkcio. La ĝisnuna peranto eksiĝis. (11863.)

NIA POŜTO

13821. — „Isto” povas eniri libere en Belgio, Britio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Germanio, Hispanio, Nederlando, Svisio, Svedio, Usono ktp. Ĉu tiuj landoj ne estas kapitalistaj? Bedaŭrinde, jes. Sekve, kion valoras via rimarkigo? Absolute nenion. Via blindo estas sendube kompleta. Mi esperas tamen, ke ĝi estas kuracebla; sed kredeble la kuraciĝo estos langdaŭra. — E. L.

15975. — Ni estus akceptintaj vian artikolon, se ĝi ne jam aperus (en alia traduko) en la n-o 311 de „S-ulo” (18. 9. 1930)! Sekve ni ne povas aperigi ĝin.

15461. — Estas gramatikaj malkorektaĵoj en viaj versoj k ankaŭ nebelaĵoj (rimo per sufiksoj) en la rimo, kiuj faras ĝin nepresebla malgraŭ la belsenca enhavo. Eble vi povos ĝin iam reprilabori! — Red.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo”: Volksstimme, Mannheim, 22.8., esp-o k olimpiado; Libera Socialisto, Rotterd., 9. 9., okazis miraklo (359), en esp-o k holanda lingvo. (Tiu gaz. entenas ĉiusemajne similan rubrikon esp.-k nacilingvan. Aliaj K-doj klopodu atingi la samon!)

Priesper. artik. k notojn enpresis: Travail, Lyon, 26. 9.; Solidarität, Offenbach, 1. 10.; Signalen, Stokh., 24. 9.; Le Breton Socialiste, Morlaix, 19. 9.; Fränk. Tagespost, Fürth, 15., 22. 9.; Münchener Post, 9. 9., 18. 9., 1. 10.; Le Populaire, Paris, 21. 9.; Volksblatt, Boĥum, 22., 25., 28., 29. 9.; Freie Presse, Wanne-Eickel, 25., 28. 9.; Wittener Volksztg., 25., 28. 9.; Herner Volkszeitg., 25., 28. 9.; Volksstimme, Wattenscheid, 25. 9., 28. 9.

Peresper. materialon enpresis: Le Réveil Ouvrier, Nancy, 26. 9.

Pri la SAT-Kongreso raportis: Volksfreund, Karlsruhe, 24. 8.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

La subskribanto petas al ĉiuj anarkiemaj Gek-doj, kiuj sentas la neceson havi interrilaton, skribi nomon, adreson k informojn. Organiza Komitato de la anarkistoj en SAT. Komisie: W. Wessels (12721), Vespuccistr. 97, III, Amsterdam-W. (Holando).

AŬSTRIO

— Laborista esp. grupo dez. individuan k kolektivan koresp-adon kêl, L, PK, PI., krom Germanio. Resp. gar. Adr.: „Laborista Esperantista Grupo”, Keplerstr. 32, Graz.

Viena tramisto koresp. kun ekstereŭropaj Gekdoj. PI. Adr.: Leopold Haselsteiner, Quellenstr. 138/4, Wien, 10.

BULGARIO

K-do Toma Ajolov (horloĝisto), 11 August, n-o 6, Plovdiv, interŝ. PI, esp.gaz. kêl.

K-do Georgi Stefanov, Oeruŝtica 47, Plovdiv, kêl, pri ĉ. temoj, L, PK, PM. Certe resp.

ĈEĤOSLOVAKIO

Lab. societo esp-ista en Plzen „Peklo” solenas de 24-a de okt. ĝis 1. novembro la 20-jaran jubileon de sia ekzisto. La 24-an de oktobro okazos je la 20-a horo en la kolona halo de lab. domo „Peklo” esp. vespereto kun teatraĵo k alia programo. La 25-an okazos solena vespereto, ĝenerala kunveno k malfermo de esp. ekspozicio, kiu daŭros ĝis 1. XI. Ĉeesto da Gek-doj k salutleteroj estas kore bonvenaj.

La esperantistoj de la insulo TEXEL, Nederlando, anoj de la Teksel-a Esperanto Asocio, organizas letervesperon, la 9. dec. Sendu L, PK, PI, fotojn, gaz., presaĵojn ktp. al: K-do Joh. M. Duinker (SAT-ano 3691), Parkstraat 7, DEN BURG (Texel), Nederlando, kiu garantias respondon.

FRANCIO

Juna vegatarana hispana K-do dez. interŝ. seriozan korespond. kun juna K-dino, se eble muzikistino. J. Cuadres, 14, rue Provençal, Cagnes s/Mer (A. M.).

Mi dez. koresp. kun Gek-doj anglaj, germ., hisp., rusaj, nederl., aŭstraj. Adr.: Anne Ferdinando, Brosville, Eure.

GERMANIO

K-dino Joh. Hausse, Mittelweg 14, Herischdorf/Rsgb., kêl, L, PK, PI. Unufoja resp. nepre garantiata.

K-do Kurt Reichel, (lignaĵisto, 19 j., junsocialisto), Oppellstr. 22/III., Dresden, N 6, kêl, pri politikaj k. a. temoj.

SAT-rondo dez. ricevi por festo de kursfiniĝo, la 8. 11. 31, L, PK, PI el ĉl. Adr.: K-dino Weile, Esperanto-hejmo, Neustädter Str. 8, Magdeburg.

K-do Fritz Glatte, Niederhof, Lomnitz/Rsg., kêl, pri div. temoj. Unufoja resp. garantiata.

K-do Kurt Fischer, Selenkestr. 7, Breslau, PM, kêl.

K-do Theodor Dorn, nun loĝas: Dotzheimer Str. 60/I., Wiesbaden. Interŝ. L, PK, PI, PM. Resp. garantiata.

K-do A. Reul, Würselen b. Aachen, dez. adresojn de koresp-antoj, kuj interŝ. PI kun kursanoj por entuziasmigi ilin. Precipe por 2 infanoj 12- k 13-jaraj.

HISPANIO

Centre Cultural Recreatiu (Esp. Fako), Sto. V Balager na. 2, Sabadell, kêl, pri ĉ. temoj.

8 lernantoj koresp. kun komencantoj, kêl, PI. Adr.: „Centro Obrero Aragones”, Baja de S. Pedro 55, Barcelona.

NEDERLANDO

K-do J. M. Beshels, Moelweg 14, Apeldoorn, kêl, pri ĉiu temo, L, PK, PI, PM, Resp. garantiata.

2 junuloj (17—18 j.), koresp. kêl (ambaŭ metiistoj). Adr. M. v. d. Horst, Nwe Rubenstr. 80, 2 x b, Rotterdam.

SVEDIO

200 svedoj gelaboristoj, ministoj, metiistoj, geoficistoj, fervojistoj, gelernantoj, k aliprofesiaj finintaj komencan kurson de K-do N. Ruus en la ĉefurbo de Laponio dez. koresp. individue. Adr.: Esp.Klubo K-do Bengtsson, 53—1b Kiruna C. Svedio.

ENHAVO

paĝo
Al la tuta SAT-anaro 19—20
Lasthore 20—21
El Suda Afriko 21
El Japanio 21—22
Per SAT en Skandinavio 22—23
Pri la kvinjara plano 23—24
Oni preparas la spiritojn 24—25
Jubileo de komunista gvidanto 25
La klasbatalo tra la mondo 25—26
V.I.Lenin pri la „seksa problemo” 26
Diskutejo 27
Stenografio k laboristaro 27—28
Kontraŭ la dogmojn 28—29

Abontarifo al Sennaciulo: Argentino, pes. 6; Aŭstrio, ŝil. 12; Belgio, belgoj 12; Brazilio, milrejs. 18; Britio, ŝil. 9; Bulgario, lev. 250; Ĉeĥoslovakio, kr. 60; Danio, kr. 10; Estonio, kr. 8; Finlando, mk. 80; Francio, fr. 40; Germanio, mk. 9; Hungario, peng. 10; Italio, lir. 45; Japanio, jen. 5; Jugoslavio, din. 120; Latvio, lat. 10; Litovio, lid. 20; Nederlando, guld. 6; Norvegio, kr. 9; Polio, zlot. 15; Portugalio, esk. 40; Rumanio, lej 350; Sovetio, rubl. 4,50; Svedio, kr. 9; Svisio, fr. 12; Usono dol. 2,50. — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. Ni akceptas ¼-jaran abonon. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O 27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227848 — s’Gravenhage, 142084 — Praha, 501007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191335 — Wien-D, 137725 — Zagreb, 40040 — Kobenhavn, 14938 — Zürich-VIII, 15929. — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero aŭ per poŝtmandato.

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 370-371, 5-a de novembro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 29,3,68,11] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.

8-a JARO, N-o 370/371 — LEIPZIG, 5. / 11. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio) | APERAS SEMAJNE

MILITO K REVOLUCIO

La datreveno de l’batalhalto, kiu okazis la 11-an de novembro 1918 post pli ol 4-jara interbuĉado inter homoj diversnaciaj, sed samsortaj, plejparte proletoj, vekas en ni pli ol unu maldolĉan memoron. Kelkaj K-doj jam utiligis la kolonojn de „S-ulo” por konigi siajn plej impresajn memorojn el tiu kruela k terura epoko de homa freneziĝo. Ankaŭ hodiaŭ ni volas, okaze de tiu datreveno, kiam kvazaŭ forfalis pro elĉerpiĝo el la manoj de l’popoloj la fusiloj k ponardoj, doni lokon al memoraĵo el la milit-epoko. Estas tamen priskribo ne sen kuraĝiga konkludo: ĝi montras al ŝanĝo en la spiritostato de amasoj, al tediĝo k ekribelo kontraŭ tiu absurda ordo fare de l’sklavoj.

La buĉado haltis siatempe, sed ankaŭ hodiaŭ ni plue aŭdas malantaŭ la kulisoj de la Ligo de Nacioj tintegi la armilojn, vidas la konstantan plifortiĝon de l’ĉiunaciaj ŝiparoj, aviadilaroj k kirasveturilaroj. Post la 11-a de novembro 1918 multaj naivuloj esperis, ke tio estis la lasta milito. La lasta? Tiom longe, kiom la kapitalismo regas, tiom longe, kiom la produktiloj estas la posedaĵo de plutokrataro, ni ne revu pri lasta milito!

La Oktobra Revolucio, la leviĝo de l’rusa proletaro en 1917, estis la sole ĝusta k imitinda respondo al la vampiroj de l’homaro. Preparante la renverson de l’abomeninda k stulta kapitalisma sistemo, ni agas plej efike por malebligi novan „1914–1918″.

Kiel mi en marto 1917, estante militkaptito, renkontis Revolucion.

Je 255-kilometra distanco de la fervojo Petrogrado-Zvanka-Murmansko vivaĉis grupo da militkaptitoj, okupitaj pri arbofaligo en nekulturita, marĉa, nordeca arbaro. La sovaĝa uragano de l’mondmilito blove kunigis diverslingvajn civitanojn el la estinta aŭstra k germana monarkio. Ĉeĥoj, germanoj, poloj, magjaroj, ĉiuj senescepte estis devigitaj, nesufiĉe vestataj k nutrataj, tre suferantaj per al ili nekutimaj frostoj, ĉiutage forlasi siajn lignajn kabanaĉojn, iri en profundan neĝokovritan arbaron por faligi arbojn,

[BILDO p.1 | 32,44,62,74] Ksilografiaĵo: amaso da manifestaciantoj kun levitaj pugnoj kaj standardoj sur urba strato; antaŭe viro en mantelo kun levita brako.

distranĉi ilin je 2.10 m longajn pecojn k per glitiloj alporti ilin al proksimo de l’fervojo. Batoj per pafilkolboj k skurĝoj („nagajkoj”) estis aldonataj al nesufiĉa nutrado, por eldevigi la ĉiutagan laborkvanton. Ve al tiu, kiu ĝin ne plenumis, sen konsidero pri lia laborpovo, korpa stato k malsato!

Malgaje, peze pasadis la tagoj, ĉiam same senkoloraj, neĝojigaj. La izolita restado dufoje tage estis rompata per la traveturo de vagonaroj tien k reen, la ununura sciigilo pri la cetera mondo. Aliel ni preskaŭ neniam aŭdis ion pri la vivo de l’aliaj homoj. Nek leterojn, nek iun ajn raporton ni ricevis.

Tiun ĉi monotonecon subite tranĉis la ordono: morgaŭan tagon 25 ĉevaloj kun neĝoglitiloj k sama kvanto da viroj veturos al la gubernia ĉefurbo Petrozavodsk. Kiu ne estus volinta kunveturi por forlasi la malbenitan lokon, kie malsanoj (skorbuto ktp.), gravaj lezoj, mortigoj ĉe arbofalo jam multfoje kaŭzis la morton de bonaj kamaradoj? Eĉ mi anoncis min por veturi urben, k havante iom da bonŝanco, mi estis vicigata inter la veturontojn.

Do ni glitveturis frumatene, tuj kiam la matena krepusko permesis al ni tion, tra la neĝkovrita arbaro. Post duhora veturado ni atingis ŝoseon, kiu kondukis tra malvarma, dezerta, duonsovaĝa parto de Rusio al norda tundro, kien la cara reĝimo, sub la ŝirmo de l’fama rusa polico (oĥranka) transportis ne nur krimulojn, sed ankaŭ multajn noblanimajn homojn, kiuj ribelis kontraŭ la cara subpremo.

Ni veturis laŭ rusa maniero. Unuope sekvis la glitveturiloj unu la alian. La ŝoseon krucigis la fervojlinio. En la momento, kiam ni trafis la lokon de l’kruciĝo, estis malsuprenigitaj la vojbariloj, ĉar ĝuste preterveturis vagonaro. La glitveturila vico sekve de tio estis dividita je du partoj. Du restis haltantaj ĉe la vojbarilo; mia staris kiel tria en la vico. Mi staris flanke, babilante kun kamaradoj, tenante la dekstran manon en maŝo de l’ĉevalkondukilo. La lokomotivo, tiranta ŝarĝitajn vagonojn, peze bruis. Eksonis fajfego, per kiu la maŝinisto signalis la vagonar-proksimiĝon al la ŝoseo.

Tiumomente eksaltis mia ĉevalo, furioziĝinta pro la tondrado de l’vagonaro, subkuris la vojbarilojn k kur-

— paĝo 2 —

32 — SENNACIULO

egis direkte al la reloj. Akre sonis la ekkrio de l’kamaradoj, kiam ili vidis, ke mi estis terenfaligita k pendis en la ĉevalkondukiloj, tirataj al la reloj. La vagonaro pli malproksimis jam, trarapidegante kilometrojn direkte al Petrogrado (nuna Leningrado). Nenio okazis. Ĝustatempe mi sukcesis elpreni la manon el la kondukiloj k restis kuŝanta sufiĉe malproksime de la reloj. Poste mi sidiĝis sur alian glitveturilon k ni sekvis la forkurintan ĉevalon. Post unuhora veturo ni atingis ĝin. Tute trankvile ĝi staris apud la ŝoseo.

Kiam ni alproksimiĝis la urbon, jam krepuskis. Flama, brulruĝa sundisko subiris, ĝiaj radioj dancis k briletis sur la glaciigita supro de l’lago Onega k klare lumigis la globformajn tegmentojn de l’rusaj preĝejoj. Trans glaciiĝintan lagon glitis karavanoj el vilaĝanoj, kiuj alportis urben per glitiloj siajn porvendajn produktojn. Niaj piedoj k korpoj frostiĝis, ni kure sekvis niajn veturilojn por revarmigi nin. Per avidaj rigardoj ni ekkaptis la bildon de l’urbo, lago k de l’tuta regiono. Post kvaronjara vivaĉado en arbara izolo ni denove proksimiĝis al loĝejoj de homoj. Certe nia scivolemo kreskis ĉiumomente. Kio nova estas en la mondo? Ĉu la mondmilito ankoraŭ furiozas, ĉu la morto ankoraŭ rikoltas sur batalkampoj? Ĉu oni nenion aŭdas pri la fino de tiu sovaĝa hombuĉado?

Subite niajn orelojn atingis strangaj sonoj. Krietaj tonoj de tirharmoniko flugis tra la aero. Ni tuj esploris, de kie ili alvenis. Sur la vojo malrapide antaŭenŝovis sin multnombra geviraro. Viroj k virinoj marŝis laŭte kriantaj, super iliaj kapoj flirtis standardoj. Ruĝaj standardoj!

Tuj ni rapidigis niajn ĉevalojn en la direkto al la marŝantoj, tute nerespektante la kriojn de l’nin gardantaj soldatoj. Antaŭ la vicaro oni portis afiŝ-standardon, kies surskribon ni iom malfacile literumis. „Da zdravstvujet mir” (Vivu la paco!) ni legis, k jam salutis nin la plej antaŭaj viroj per krioj: „Ne plu regas la caro, vivu la revolucio!” Standardoj, afiŝoj, ĝojkriaj personoj, ruĝa sunsubiro, ĉio kunfandiĝis en abundan miksaĵon. Niaj okuloj malsekiĝis pro larmoj. La rusa popolo disŝiris la katenojn de l’cara subpremo. La solenadon de tiu ĉi revolucio, ĝian rebrilon en malproksima provinco ni hazarde renkontis, k vera ĝojo ekkaptis niajn korojn.

Tiu ĉi momento estas al mi neforgesebla.

17030.

Kiom kostas al ni la milito?

Unue homojn! 19 658 000 homojn mortigis la lasta mondmilitego. Pro la terura mizero krome mortis 30 470 000 homoj, ne partoprenintaj la buĉadon.

Due monon. La kostoj por militmaterialo sumiĝis je 186 000 000 000 da dolaroj. Detruitaj estis valoraĵoj de 355 000 000 000 da dolaroj.

Tiuj nombroj ne estas fanfaronaĵoj. Dum la „malarmada” konferenco en Vaŝingtono oni oficialigis ilin.

Mi ne volas paroli pri suferoj, doloroj, kruelaĵoj, bestecaĵoj. Ilia kvanto estas nemezurebla.

Ni povus opinii, ke la homaro post tia sperto abomenas la militon. Male. En ĉiuj landoj intense estas preparataj novaj militoj.

Por militaj celoj ĉiujare pagas je impostoj:

ĉiu franco 18 dolar. ĉiu belgo 5,1 dolar.
ĉiu italo 7 dolar. ĉiu ruso 4,1 dolar.
ĉiu ĉeĥo 5,3 dolar. ĉiu polo 4,1 dolar.

Pri aliaj ŝtatoj oni ne scias certajn nombrojn.

Kiom da grandiozaj k utilaj faroj povus esti okazigataj per tiuj sumegoj!

F. S.

Por ŝtopi la breĉon en la buĝeto de SAT

  1. listo:

H. Stej, Bournemouth, 47.97 fr. fr.; L. G. Avid, Viljuif, 20 fr. fr.; Le Tutour (15 146), Lille, 10 fr. fr.; Warhem, Lille, 10 fr. fr.

POR NIA MEDITO.

Se eble okazos milito, mi proponus, ke oni formu el tiuj milit-agitaĉuloj brigadon kun la titolo „brigado por la savo de la patrio” k sur la frontflanko de la kapkovraĵoj devus esti la vortoj: Savantoj de la patrio. Ili devus iri unuaj en la batalon; la agit-incitantaj redaktistoj k delegitoj, la agit-incitantaj grandindustriistoj, unuvorte ĉiuj partoprenantaj la milit-agitaĉadon. Ili devus esti antaŭenpuŝataj en la batalo, por kovri per siaj kutime sufiĉ-ampleksaj korpoj la batalkampon je la honoro de la patrio. Tio nin imponus. Sed mi estas konvinkita, ke tiuj homoj ne nur ne iros militon, sed eĉ tre pripensus, ĉu ili en okazo de milito eligus el siaj poŝoj la necesajn milionojn.

Aŭgusto Bebel dum la parti-tago de Jena (1911). Tradukis 5853.

[REKLAMO p.2] HENRI BARBUSSE — Eklumo en la abismo — Kun antaŭparolo de la aŭtoro al la esperanta eldono. Sub la freŝaj impresoj de la mondmilito la fama aŭtoro verkis tiun ĉi plaĉe prezentitan 96-paĝan verketon. Forta protesto kontraŭ la milito, esploro de ĝiaj radikoj, pasia kulpigo al la kapitalista sistemo! Prezo: 0,80 mk. g. — Administracio de SAT, Leipzig.

EL AŬSTRALIO.

En Aŭstralio, kiu entute havas nur 6 milionojn da loĝantoj, estas nuntempe pli ol 300 mil senlaboruloj. La tuta lando estas mizera pro tio, ke nia tielnomata „laborista registaro” funkcias por la kapitalismo. Ĉiu ŝtato havas sian propran leĝon koncerne la senlaborulan helpon: En Viktorio la registaro konsentas al edzo k edzino manĝaĵojn je valoro de ok ŝilingoj k duono semajne — ne la kontantan monon — k liveras brullignan provizon; por ĉiu infano ankaŭ je valoro de unu ŝilingo k duono. Ankaŭ ĉies salajroj malaltiĝis, por pagi la financreĝojn alilande. En nia lando neniam antaŭe ekzistis tiaj malbonaj kondiĉoj, k ni opinias, ke neniam ili reboniĝos sub la kapitalista sistemo.

Pro tio ke mia edzo estas senlabora pli ol dek kvar monatojn, k ankaŭ kelkaj aliaj SAT-anoj en Koburgo (apud Melburno) estas senlaboraj, ni ne povas eĉ aboni al „S-ulo”, kiu laŭ nia opinio estas unu el la plej interesaj gazetoj, kiujn ni legis.

K-dino Anna C. Hintze.

Rezultoj de l’angla inflacio en Estonio.

Salajroj malaltiĝas je 25 %

Komence de oktobro oni sciigis al 1600 gelaboristoj en la linfabriko en Narva, ke post 2 semajnoj ili estos maldungataj. La fabriko ne sentas labormankon, ĉar ĝi havas sufiĉe multajn eksterlandajn mendojn. Sed per la maldungmanovro la fabrikdirekcio deziras efektivigi sian planon — malaltigi la salajron de l’laboristoj. Nome la fabriko sendas siajn produktojn plejparte al Anglio k Skandinavio. Kun tieaj firmoj la fabriko havas kontraktojn pri grandegaj mendoj. Sed la prezoj estas difinitaj laŭ angla aŭ skandinava mono. Nun la monkurzo de l’nomitaj landoj falis, k ankaŭ la fabriko perdas parton el sia profito. Post du semajnoj la direkcio intencas redungi ĉiujn laboristojn, sed ili ricevos salajron je 25 % malpli altan ol antaŭe. Jam nun la salajroj de l’laboristoj en tiu fabriko estas eksterordinare malaltaj — ili gajnas nur est. kr. 1.50–1.80¹ tage! Se la salajroj ankoraŭ plimalaltiĝos je 25 %, tiam la laboristoj, kiuj ja cetere havas ankaŭ familiojn, ŝajne devos malsatmorti.

15428.

¹ 1 est. kr. ne multe superas ¼ dolaron.

Ĝustigo. — En nia anonco lastnumera pri „Libromonato de SAT” mankis la indiko, ke la rabato de 33 % ne validas por revendistoj, k ke la „Plena Vortaro” estas esceptita de tiu favora rabato. Bonvolu noti!

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 33

OKAZE DE LA 7-A DE NOVEMBRO

14-a datreveno de la Oktobra Revolucio en Rusio.

Demokratio aŭ Komunismo?

J. Burger.

Mel. laŭ la germana popolkanto: „Der Frühling naht mit Brausen”.

Tra tuta mondo iras tre forte nun batal’; „Demokratio” — diras kelkiuj — „ideal'”! „Nur Komunismo helpas nin!” — aliaj diras kun obstin’. Prolet’, pripensu sen malic’, — nun kie estas via vic’?

En „demokrataj” ŝtatoj bonvivas sen labor’ aret’ per ekspluatoj de l’multo kun rigor’; por parazitoj grandprosper’, sed produktantoj en mizer’; eĉ mono por milit-prepar’, malsatas dume infanar’!

En lando Sovetio liberas la popol’; floregas industrio sub laborist-kontrol’; profiton donas ja labor’ al ĉiuj, sed ne por sinjor’. Do — Komunismo nur — por ni, sed ne la ŝajn-demokrati’!

La konstruado de socialistaj urboj en U. S. S. R.

Kune kun la industriigo de l’lando, kun la decida rekonstruado de l’popola mastrumado precipan atenton trovas la problemo pri konstruado de t. n. „socialistaj urboj” en USSR. Ĉi tio estas necesa k senprokrasta problemo de l’realo, ĉar en Sovetio la loĝeja krizo en urboj precipe gravas. La dislokiĝo de l’urba loĝantaro k la konstruado de novaj loĝejoj ne povas haltigi tiun krizon. La neceso pri ekzisto de t. n. „socialistaj urboj”, laŭ tute novaj principoj konstruitaj, kompare kun la nuntempaj, estas trudata de la vivo mem. La principo pri kreado de „socialista urbo” baziĝas sur rilatoj, kiuj iom post iom kondukas al nuligo de la limo inter urbo k vilaĝo.

Ĝuste la viva bazo de l’nova konstruado havas multe da pozitivaj k utilaj flankoj. Rapida kresko de l’kultura nivelo en la vilaĝo, plibonigo de l’interligaj k komunikaj vojoj, ĝenerala memkonscio de l’laborulaj amasoj: ĉion tion akcelas la konstruado de „socialista urbo”. La Sovetia vilaĝo nuntempe tute reformiĝas; je kultura grado ĝi ne postrestos la urbon; nur neegalan gradon de teknik-scienca progreso ĝi tenos. La nombro de nov-malfermataj popolaj lernejoj, bibliotekoj, kluboj ktp. ĉiutage kreskas. La kamparanaro povas sian tutan liberan tempon uzi por sia individua intelekta malvolviĝo. La teknikaj iloj, telefono, radio, sentigas sian bonfaran efikon; la modernaj ligiloj kunligas la rusan vilaĝon kun la cetera mondo, la urbo. La disvolviĝo de l’aŭtomobilismo k la civila aviado en USSR kreas la centran bazon, plej gravan ponton inter urbo k vilaĝo. Modernaj komunikiloj malgrandigas la spacon inter mult-distancaj loĝlokoj. La nuntempe ekzistantaj urboj estos iom post iom dislokataj, dank’ al modernaj inventoj de scienco k tekniko. La teritorio de l’urbo plilarĝiĝas; tiu de l’vilaĝo, siavice, sekvos, k la liganta ponto, la komunikiloj, interligos ambaŭ. La vilaĝo, kiel malsupera ŝtupo, per tiu evoluo tute moderniĝas, k aperas anstataŭ ĝi la nova formo de apudurba loĝloko k finfine nova al la iama vilaĝo tute malsimila — urbo, t. n. „socialista urbo” kun egalrajta

[REKLAMO p.3] LA LIBROMONATO de SAT komenciĝis! — Rapidu fari viajn mendojn; je ĉiuj SAT-eldonaĵoj (escepte la „Plena Vortaro”) validas dum novembro rabato de 33 procentoj (por ne-revendistoj). — Administrejo de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O 27. — NUR DUM NOVEMBRO!

komunsocia loĝantaro. Restas nur unu disiglinio, la urba loĝantaro — la proletaro, k la vilaĝa — la kamparanaro. Ambaŭ sociaj grupoj ankaŭ ne ekzistos plu longe. Alterne kun „socialistaj urboj” ekzistos ankaŭ t. n. „agronomiaj urboj”, speciale por la kamparana loĝantaro kungrupigita en la „kolĥozoj” (kolektivigitaj bienoj). Sed ankaŭ tiu disigaĵo malaperos.

Gravan influon havas la malpliigo de l’labortempo. Kiel en urboj, tiel same en la vilaĝoj oni la labortempon iom post iom mallongigas; la liberan tempon ambaŭ loĝantgrupoj povas utiligi por siaj propraj intelektaj celoj, por sia konatiĝo kun sciencoj; la teorion oni anstataŭas per la praktiko bazita sur eksperimento. Laŭgrade tiuj du grupoj, laŭ plibonigo k progreso de l’mastrum-scienca tekniko sub la gvido de l’pli inteligenta grupo, la proletaro, kunfandiĝos; tiam ne plu ekzistos ajna socia grupiĝo, sed unueca amaso de universala loĝantaro. Kia do estos ĉi tiu interesa urbo?

Por konstruado de „socialistaj urboj” estos utiligataj vastaj teritorioj en ĉiuj partoj de Sovetio, depende de geografiaj, klimataj, meteorologiaj ktp. kondiĉoj. La loĝantaro konsistos el nemiksita parto de vera urba proletaro, en nombro de 30 ĝis 120 mil homoj, sed ne pli. La tutaj novkonstruitaj domoj stariĝos laŭ plej utila moderna arkitekturo; ili servos nur por loĝi. La industriaj entreprenoj estos dislokitaj aparte k malproksime. Inter ili troviĝos arbaro aŭ herbejaro. Apud ĉiu domo etendiĝos florejo aŭ ĝardeno, ĝenerale ĉeestos verdaĵo, kiel ankaŭ en la ĉirkaŭo de l’urbo. Memkompreneble ĉiuj domoj estos kanalumitaj, havos elektran lumon, telefonon ktp. La interna distribuo ankaŭ estos neordinara; ekzistos nur loĝoĉambroj uzataj por dormo, ripozo, intelektaj aŭ fizikaj laboroj, ne por alio. La manĝejoj, kuirejoj, lavejoj k.a. estos konstruitaj aparte, egalrajte ankaŭ la infandomoj, pri kiuj oni precipe atentos. Ĉi tiuj domoj stariĝos por infanoj de naskiĝo ĝis maturiĝo, laŭ aĝo, k la interna disdivido dependos de la inklino de l’infano. Lernejoj, poŝtejo, apoteko k. s. institutoj ankaŭ stariĝos sur difinita loko de la urbo, same kiel teatroj, cirkoj, kinejoj ktp. La komunikiloj estos plej ofte aŭtomobiloj, aeroplanoj k elektrofervojoj, k estonte per radio estos reguligataj ĉiuj komunikiloj, konforme je siaj naturaj kondiĉoj.

Jen pli malpli la koncizaj trajtoj pri la novkonstruata „socialista urbo”.

V. St. Fedorovski.

La industriaj laboristoj ĉe la provizado je hejtligno.

(Bildoj el la vivo de la rusa laboristaro)

Nuntempe la situacio de la hejtligno-provizado en kelkaj lokoj de Sovetio estas tre serioza. En la urbo Niĵni-Novgorod la manko de la hejtligno treege sentiĝas. La ŝtataj oficejoj, kiuj estras la hejtligno-provizadon, ne kapablas kontentigi la bezonon je ligno. Ekzistas la danĝero, ke dum la venonta vintro la urbo ne ricevos la necesan lignokvanton. Tial oni atentigas la socion pri la situacio k por krei helpagon en tiu ĉi rilato, laŭ iniciato de la sindikatoj estas organizataj laboristaj iroj en la arbaron. La taĉmentoj el laboristoj, oficistoj k studentoj laboras en la arbaro dum difinita tempo k estas poste anstataŭataj de aliaj taĉmentoj. La afero estas organizita tiel, ke la laboristo ricevas sian plenan salajron k ankaŭ senpagan manĝaĵon. La sekvontaj linioj donu rigardon en tiun ĉi interesan eron de la hodiaŭa vivo en Sovetio. La artikolo raportas pri arbariro de la laboristoj el la telefona fabriko „Lenin” en la urbo Niĵni-Novgorod.

Nun estas ankaŭ nia vico. En la oficejoj k laborejoj de la fabriko estas elektataj K-doj, kiuj la unuaj devas labori en la arbaro. El mia oficejo oni elektis kvin K-dojn, mi estas unu el

— paĝo 4 —

34 — SENNACIULO

ili. La tuta fabriko havas 3 500 laboristojn, la unua arbartaĉmento kalkulas en siaj vicoj 200 laboristojn.

La arbarregiono, kie ni devas labori, troviĝas je la distanco de 60 kilometroj de la urbo. Ĉe la noktomezo la 7-an de septembro la K-doj alvenas al la urba stacidomo. Pro kelkaj malkompreniĝoj inter la fervojestraro k la taĉmentestro ni ne sukcesas forveturi per la plej frua trajno k devas pasigi la nokton en la stacidomo. Vespere pluvegis terure k ĉiuj K-doj sentas malvarmon; tamen la humoro estas bona k diversloke aŭdiĝas gajaj rusaj kantoj.

La mateno venas. Denove pluvas. Ni envagoniĝas. La fajfilo de la lokomotivo fajfas k la trajno veturas tra la malgaja, de nebulo kovrita loko. Ni alproksimiĝas al nia celo, al la fervojstacio Zimenki.

La stacio estas atingita, ni elvagoniĝas. La K-doj rapide matenmanĝas, denove enpakas siajn aĵojn k nia taĉmento iras pluen. La arbarregiono troviĝas je la distanco de 10 kilometroj de la stacio. La distancon ni devas piediri. La arbaro komenciĝas preskaŭ tuj ĉe la stacio. La vetero pliboniĝis k la junuloj ekkantas, la kantadon aliĝas aliaj K-doj. La animo ĝojas pri la belaj bildoj, kiujn la naturo prezentas al ni.

La horoj pasas. Oni jam laciĝas pro la irado. Kelkaj grupoj postrestas. Al la loko, kie ni loĝos, la taĉmento venas dise. Kelkaj grupoj perdis la vojon en la arbaro k vagis dum kelka tempo tra ĝi. Ĉe la haltejo nin atendas disreviĝo: nenio estas preta por akcepti la venantajn laboristojn. La organizintoj de la laborista arbariro ne zorgis pri tio ĉi ĝustatempe. La tendoj ne ankoraŭ estas starigitaj, la kuirejo ne funkcias, unu kaldrono estas difektita k oni ĝin forveturigas. La plimulto el la laboristoj luas loĝejojn ĉe la kamparanoj de la proksima vilaĝo, sed la aliaj aranĝas siajn loĝejojn mem, ili starigas tendojn. La unuan tagon estas starigita nur unu tendo, la aliaj tri — sekvonttage. Ĉiu tendo estas 50-persona. La unuan tagon ni ne ricevas varman manĝaĵon k kontentiĝas per la restaĵoj de la matenmanĝo. Nur malmultaj kunprenis litaĵojn, do ili devas dormi kuŝante senpere sur la pajlo, kiu estas intercetere malseka. La estroj de la tendaro ne sukcesis ricevi sekan pajlon por kovri la teron en la tendoj. Finfine ni estas instalintaj nin k ripozas sidante ĉe la fajro apud la arbaro.

La sekvontan tagon, do la 9-an de septembro, komenciĝas nia laboro. Ni leviĝas frue, manĝas rapide k partoprenas kunvenon. En la kunveno parolas reprezentanto de la arbarestraro. Li klarigas al ni nian laboron antaŭstarantan k atentigas pri la danĝeroj de la laboro. Post la kunveno la taĉmento estas dividata je brigadoj po 9 personoj; ĉiu brigado elektas brigadestron. Oni disdonas ilojn (segilojn, hakilojn k fajlilojn). Ni marŝas en la arbaron.

Por ni havas la laboro multajn malfacilaĵojn. La plimulto el la K-doj neniam faris tiun ĉi laboron, nur kelkaj havas sperton, kiu tamen ne ĉiam sufiĉas. En la arbaron estas senditaj ne nur viroj, sed ankaŭ virinoj, eĉ knabinoj 17-jaraj. Tamen ni ne malgajas. Ĉiu brigado ricevas difinitan arbarparcelon por la laboro. La por nia brigado difinita parcelo troviĝas je la distanco de unu kilometro de la tendaro.

La laboro komenciĝas je la sepa horo matene. Ni faligas betulojn, tiujn ĉi altajn, belkreskajn arbojn. Kun ĝemo k krako falas ili.

— „Hej! Hej! Gardu vin!” — aŭdiĝas en la arbaro vokoj de la laboristoj. Iu el ni jam forhakas la branĉojn. Venas la segistoj k dissegas la arbon je dumetraj traboj. Poste ni kunportas k kune kunmetas la trabojn.

La kuirejo jam funkcias k je la dekdua estas komenco de la ripozo. Ni revenas en la tendaron, ricevas tagmanĝon k poste ripozas dum duonhoro. Nun la brigadoj denove iras en la arbaron. Je la dua estas komenco de la laboro. Je la sepa vespere la laboro estas finita. Do ni havas dekhoran labortagon. En la tendaron ni marŝas portante la ilojn kiel pafilojn sur la ŝultroj.

La labornormo estas 4 kubmetroj da ligno tage por unu persono. La normo ĝenerale ne estas alta, tamen ĝin plenumas neniu brigado. La plej sinceraj deziroj plenumi la normon ne povas helpi, ĉar por multaj K-doj la laboro estas tre malfacila. Poste la estraro malgrandigis la normon ĝis 3 kubmetroj, tamen la planon de la hejtligno-provizado la unua arbartaĉmento plenumis nur duone.

Oni devas aparte mencii la malbonan organizadon de la laboro. Ofte la arboj estas uzitaj senracie. Amasoj da branĉoj kuŝas tra la arbaro k malhelpas la laboron, ekz. segadon k portadon, baras aliron al la faligitaj arboj.

Okazis kelkaj akcidentoj. Estas mencinda nur unu, kiu estas kaŭzita al knabino per la troa streĉo de ŝiaj fortoj dum la laboro. La knabino falis sveninte k oni devis veturigi ŝin al kuracisto. Kelkaj K-doj ekmalsaniĝis. Sed tio ĉi dependas nur de la influo de la aŭtuna vetero. La noktoj estis malvarmaj k la K-doj dormis ne kovrante sin varme.

La nutrado estas unu el la plej seriozaj vivdemandoj en Sovetio. Oni povas konstati, ke la manĝaĵoj estis ĉiam donitaj en sufiĉa kvanto. Tamen la kvalito de la nutraĵoj devus esti pli bona. Estis manko je butero, sukero k tabako. Por esti honesta, oni devas diri, ke la laboristoj ne ĉiam estis kontentaj pri la manĝaĵoj.

Ne ĉiuj K-doj povis elteni la malfacilajn laborkondiĉojn en la arbaro, parto da K-doj forlasis la tendaron, antaŭ ol la limtempo finiĝis. Ili estas 40 K-doj. Kunveno de la laboristoj, aranĝita la lastan tagon de nia laborlimtempo, malaŭdis la sintenon de la forkurintoj rilate al siaj kolegoj, kiuj restis en la arbaro ĝis la lasta tago, k esprimis la deziron, ke ĉiuj forkurintoj estu senditaj denove en la arbaron je la limtempo de dek tagoj.

La dek tagoj estas pasintaj. Ni preparas nin por la forveturo. La taĉmento ampleksas 130 K-dojn. Kvankam la laboro estis malfacila, la vivo en la arbaro longe restos en nia memoro. Ni devis ne nur elteni malfacilaĵojn. Ni spiris sanigan arbaraeron k observis belaĵojn de la naturo. La vesperojn ni pasigis ĉe la fajro sub stelplena ĉielo.

La 18-an de septembro ni forlasas la lokon, kiu jam fariĝis parenca por ni. Ni rapide formarŝas, akompanate de kantado k harmonika muziko. Ĉe Zimenki ni renkontas K-dojn el la fabriko, kiuj venas anstataŭi nin. Aŭdiĝas ĝojaj, reciprokaj salutoj. Sed venas nia trajno, kun granda malfruiĝo, k ni envagoniĝas k adiaŭas la arbaron.

Mi provis esti ne pentristo, sed fotisto, k doni la plej veran bildon pri la realo de la arbariro. Espereble la supraj linioj prezentas ĝin.

Beŝkarev, Niĵni-Novgorod, USSR.

Per SAT en Skandinavio.

(Fino. Vd. antaŭan n-on.)

Nun, Trolhetan mem, por turisto. Dum sunbrilaj tagoj ĝi estas mirinda. Kiom da akvofaloj! Ĉion priskribi per kelkaj linioj mi ne kapablas. Imagu al vi rapide fluantan riveron, ne tro profundan, kiu enhavas multajn ŝtonegojn, rokpecojn. La fundo de la rivero, same kiel de l’tuta tereno, estas roka, granitŝtona. Ĉirkaŭ tiuj ŝtonoj la akvo rondiras, ŝprucas alten, supren al la ŝtonaj riverbordoj, kiuj kelkloke altas ĝis 30 metroj. La akvofaloj estas uzataj kiel potencfontoj por laborigi la potenc-staciojn, por doni forton al ĉirkaŭaj fabrikoj k por doni elektron al la ĉirkaŭaĵo. Elektrouzado ja estas en Svedio jam ĝenerala, ne nur por lumigo, sed ankaŭ por kuirado, purigado, hejtado, ktp. Sur la akvofaloj, pro la ŝprucado de la akvo, dum sunbrilo estas konstante videblaj ĉielarkoj.

Por forkonduki la ne bezonatan akvon, estas ofte konstruitaj tuneloj en la granitŝtonan teron, kien kelkloke malaperas riveretoj, por ekaperi ĉe la alia flanko. Same, por potenc-stacio estas fosita en la grundon profunda

— paĝo 5 —

truego, al kiu alfluigas akvon aliaj kvin tuneloj. La truego trinkegas la tutan akvon k kondukas ĝin al la bezonata loko. La fortostacio donas forton de 166 000 ĉevalpovoj.

Ankoraŭ oni povas admiri tie ĉi la Geta(Göta)-kanalon. Ĝi estas akvovojo, kiu ligas surakve Stokholmon kun Gotenburgo. Grandparte ĝi ja trapasas nur lagojn, ne kanalon, k dum 90 km en 385-kilometra vojo ĝi konsistas el veraj kanaloj. En la kluzoj oni levas ŝipojn ĝis 31-metra alto! k ŝipojn kun ŝarĝo de 1350 tunoj oni povas levi! Vere grandioza estas la kanalo, konstruita ja en la rokon. Kiom da ŝtonegoj oni devis forigi!

De ĉi tie Norvegio ne estas malproksima. Kvankam ĝi estas al Svedio najbara lando, la karaktero de la popolo k de la laborista movado estas mirinde diferenca. Mi povas eĉ aserti, ke laŭ lingva diferenco oni ne povus dividi norvegojn k svedojn en 2 malegalajn naciojn, iliaj lingvoj estas multe pli similaj unu al la alia, ol la dialektoj de multaj samaj nacioj; sed laŭ la karaktero de la popolo, ni povas diri, ke estas du malsimilaj popoloj. La svedoj — pli tradiciemaj, pli titolŝatantaj, (en la laborista movado oni malofte aŭdas la nomon K-do anstataŭ s-ro) k pli reĝ-reĝimaj; la norvegoj en sia karaktero estas pli flekseblaj laŭ diversaj cirkonstancoj. Al mi ŝajnas, ke en Svedio nur eksterlandaj esp-istoj povas intime interrilatiĝi kun la lokaj homoj, ekkoni ilian karakteron ktp., aliaj eksterlandanoj, ne-esp-istoj ne povas sin senti hejme en Svedio.

La norvega laborista movado estas unueca. En la jaro 1926 unuiĝis la socialista k komunista partioj, eksiĝis ambaŭ el siaj Internacioj k fondis fortan, potencan, unuecan Norvegan Laboristan Partion, kiu estas sendependa, ne apartenanta al ia Internacio. La partio ne unuigas norvegajn laboristojn nur politike, sed ankaŭ sindikate. La fakaj unuiĝoj apartenas entute al la partio. Tio ebligas al la estraro de l’partio flekseble gvidi ĉiujn batalojn de la norvega laboristaro, politikajn k ekonomiajn.

Kiel oni jam scias, la norvega kapitalistaro, dezirante eluzi la kapitalisman krizon k malaltajn salajrojn de alilandaj laboristoj, proponis al la laboristaro malaltigon de salajroj ĝis 45 % en kelkaj branĉoj. La laboristoj kompreneble ne akceptis la proponojn k la rezulto estas — ĝenerala lokaŭto, tutlanda striko. Pri la lokaŭto niaj norvegaj K-doj ja mem skribis en „S-ulo“. Mi nur konstatu, ke la norvegaj laboristoj vere vivas en multe pli bonaj kondiĉoj ol laboristoj alilandaj, sed tio tute ankoraŭ ne signifis, ke la tieaj kapitalistoj, pro sufiĉaj salajroj de laboristoj, malbone vivas. La kapitalo de l’entreprenistoj kreskas, la vizitoj de iliaj edzinoj al Parizo ktp. por aĉeti al si la robojn laŭ postulo de l’lasta furoro de la modo, ne estis maloftaj. Nur la laboristoj devus ekvivi pli nekulture ol ĝis nun, eble same aŭ eĉ pli malbone ol iliaj alilandaj Gek-doj, por ŝpari al la entreprenistaro ankoraŭ pli grandajn riĉaĵojn. Sed la norvegaj laboristoj ne permesas tion. Ili akre kontraŭbatalas, la laborantaj Gek-doj (en komunumaj laboroj ktp, kiuj ne strikas) helpas siajn strikantajn fratojn per monsubvencio. La grandaj strikkasoj de l’fakaj unuiĝoj ebligas al la laboristaro longan k daŭran laŭcelan batalon.

Mi notu ankaŭ tion, ke la Laborista Partio havas pli ol 40 gazetojn, el

La protokolaro pri la XIa SAT-Kongreso

estas nun presata k aperos post mallonga tempo. Ĝi estos proksimume 100-paĝa kun dense presita teksto. En tiu ampleksa broŝuro troviĝos ĉiu necesa materialo por rebati atakojn, ĝustigi erarojn, senefikigi mensogojn.

Ĉiu membro k „S-ulo“-abonanto ricevos ĝin senpage kontraŭ nura sendo de la afrankmono. Sed . . .

mendu duan ekz-on por tiu, kiun vi volas revarbi al SAT.

Ni liveras tiun valoran dokumenton je la preskosta prezo: por 0.30 mk.g., 1.50 fr.fr., 0.20 guld., 0.10 cendoj, 3,6 pencoj aŭ egalvaloro, al kiu oni aldonu 50 % por la afranko.

Por la sama prezo (sed inkluzive afranko!) ni ofertas al vi la

PROTOKOLARON pri la Xa (Londona) Kongreso,

el kiu restis al ni ankoraŭ malgranda provizo.

Profitu la okazon, por mendi ankaŭ tiun ĉi 84-paĝan broŝuron!

ili 25 estas ĉiutagaj. La popolo mem ja ne estas tre granda, eĉ ĝi ne estas 3-miliona. Krome diversaj fakorganizoj havas siajn fakajn gazetojn; ekzistas ankaŭ junularaj gazetoj, revuoj, ktp. Per sia disvastigita gazetaro la Partio estas en bonega kontakto kun ties legantaro.

La esp-a movado ne estas tre forta. En lastaj jaroj ĝi, precipe la neŭtrala esp.movado, grave kreskis, sed ne multe la laborista. Estis kelkaj malhelpoj interne en la movado. Nun la lab.esp. asocio norvega tamen jam havas grandan kvanton da kapablaj gvidantaj personoj, senlacaj agantoj, kiuj deziras sekvi la prosperon de nia movado en siaj najbaraj landoj k kiuj entreprenas jam ekde l’komenciĝanta aŭtuno laŭplanan poresp-an laboron. Ŝajnas, ke bona kampo por poresp-a laboro estas la laborista junulara movado, same kiel en Estonio.

En Oslo ekzistas kelkaj lab.esp.societoj (laborista ĝenerala, tramista, k.a.), sed precipe en la provincoj la movado estas malforteta. Ankaŭ pergazeta propagando ne estis, laŭdire, sufiĉe granda, ĉar la redaktoroj ne estis favoraj al esp-o. Eble ili tamen akceptos almenaŭ per-esp-ajn artikolojn, se la esp-istaj K-doj tiajn pli ofte prezentus al la redakcioj. Kelkaj fakaj gazetoj, kiel tramista, k instruista, konstante aperigas per- k pri-esp-ajn artikolojn k la nombro da esp-istoj inter tramistoj k instruistoj ankaŭ konstante kreskis.

Oslo estas speciale interesa pro sia intermonta lokiĝo. La urbon ĉirkaŭas montoj, ĝis 600 m. altaj. Sur iliaj deklivoj estas la antaŭurboj. Nokte prezentiĝas al la rigardantoj plena iluminado. Oni povas stari longe k rigardadi la naturan iluminadon de la antaŭurboj, kuŝantaj sur la deklivoj de montoj.

En la tago — tiam videbliĝas la fjordo; malproksimen estas videblaj insuletoj k fjordoj, en ĉi tiuj — ŝipoj. Nun — plejparte la navigacio haltas — 33 % el la norvegaj ŝipoj staras en la haveno, senlaboraj pro lokaŭto!

En Oslo estas eble por ĉiuj bani sin dum someraj monatoj en la marakvo senpage! Ankaŭ estas instalita senpaga trafiko per ŝipetoj inter la banloko, sur insulo lokita, k inter la urbo.

Trondhejm estas plej grava havenurbo post Oslo. Tie ĉi troviĝas grupo el fervoraj SAT-membroj, helpemaj k amikaj al ĉiuj eksterlandaj vizitantoj, kvankam germanaj K-doj ilin tro ofte vizitis k pro sia troa postulemo jam tiom tedis ilin, ke unu K-do eĉ ne kuraĝas aperigi sian nomon k adreson en la SAT-jarlibro (la nomo staras sub X)!

La urbo mem ne estas tiel interesa, kiel ĝia ĉirkaŭaĵo. La montoj ĉirkaŭe ja ne estas tre altaj, sed tre ŝatataj de turistoj k ankaŭ de l’lokaj enloĝantoj mem. Malofte la norvegoj restas hejme dum someraj dimanĉoj, almenaŭ se ne pluvas. Ĉiu, juna k maljuna, prenas sian dorsosakon k — vagas en la montaroj. Plenegaj estas la montaroj je homoj dimanĉe! En multaj lokoj troviĝas tranoktejoj, kiajn posedas ankaŭ la laboristaj societoj. De sur la montoj videbliĝas aliaj montpintoj tra la distanco de 80 km. k eĉ pli malproksimen. Neĝkovritaj montpintoj, kie jam oni povas vidi la eternan neĝon. Pli malproksime estas videblaj nur bluaj formaĵoj, montaroj en malproksimo. En la fjordoj fiŝkaptistaj boatoj k apud la bordoj — vilaĝoj. La naturaj belaĵoj k la ebloj ofte ekskursi, variigas la vivon de l’ĉi tieaj homoj. Ili povas senti sin multe pli feliĉaj ol la homoj en la landoj de enuiga naturo. La vivo tie ĉi havas pli grandan signifon k la enloĝantoj neniam tediĝas rigardi k laŭdi sian vere laŭdindan naturon.

Ankaŭ neniam eksterlandano, kiu vizitas tiujn skandinavajn landojn, bedaŭras sian viziton, precipe tion ne bedaŭras SAT-membroj, kiuj ja havas tie ĉi tiel bonajn amikojn k pro tio ricevas plenan superrigardon je la vivo de l’skandinavoj.

N. Ruus, (15428) el Estonio.

— paĝo 6 —

La klasbatalo tra la mondo

Memhelpo de usonaj plumblaboristoj.

Kiam la epidemio de salajraj reduktoj trafis la organizitajn plumblaboristojn en Long Biĉ (Long Beach), Suda Kalifornio, ili decidis fariĝi konkurantoj de la mastroj per organizado de propra kontrakta kompanio. La redukto ordonita de la mastroj estis 3 dolaroj aŭ de 10 ĝis 7 dol. por tago. Oni reklamis la novan entreprenon per 150 000 flugfolioj, el kies enhavo parto tekstas: „Milito al la plumbaj prezoj. Ŝparu al vi mem monon k forigu la plumban krizon per laboro farata nuntempe. Efektiva nur en nia laborejo. Nunaj prezoj por riparlaboro 50 cendoj por horo. Antaŭaj prezoj por riparlaboro 1.75 por horo. Kondiĉoj: kontanta pago, kiam la laboro estas finita. Plej malalta antaŭkalkulo volonte donata por ĉiaj plumblaboroj k hejtado. Nenia tasko tro granda, nenia tro malgranda. Ĉiu laboro garantiata.“ Sekvas numero de telefono k adreso.

La entreprenemaj plumbistoj estas filiigitaj al la Amerika Federacio de Laboro, kies kongreso okazas ĉi-jare en Vankuvero, Brita Kolombio, Kanado.

16285.

El Bulgario.

La bulgara mastraro komencis ĝeneral-ofensivon kontraŭ la laboristaj salajroj. En la teks-industrio, tabak-industrio k metalurgio, kie la salajroj jam estas ekstreme reduktitaj, la entreprenistoj anoncis novajn malplialtigojn de l’salajroj je 20 ĝis 30 %. Sed la laboristoj rezistas per strikoj. En la industria centro de Gabrovo la laboristoj el tri fabrikoj ekstrikis k aliaj decidis same la strikon en okazo de efektivigo de la salajra malpliigo. 450 ministoj de Tvardica pro la sama motivo ekstrikis, same la gelaboristoj de teksfabriko en Sliven. La sendependaj revoluciaj sindikatoj gvidas tiujn strikojn.

H.

Kontraŭ la faŝistoj en Brunsvigo (Braŭnŝvajg).

En la subŝtato Brunsvigo, sola ŝtato germana, kie la Hitleranoj havas la registaran povon, okazis la 17-an k 18-an de oktobro granda faŝista manifestacio, kiun partoprenis Hitleranoj el la tuta regno. Multaj kunpuŝiĝoj inter Hitleranoj unuflanke, socialistaj k komunistaj laboristoj aliflanke, okazis dum tiuj du tagoj; du laboristoj estis mortigataj de la faŝistoj. 22 personoj devis esti enhospitaligataj; sume estis pli ol 100 vunditoj.

P. R.

[REKLAMO p.6] KIAJN AJN MENDOJN je esperantaĵoj, lerniloj, legolibroj, literaturo, insignoj ktp. faru ekskluzive ĉe la Administrejo de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O 27. Atentu nian novembran prez-rabaton je SAT-eldonaĵoj!

El Polio.

La polico arestis la 16-an 100 k la 17-an de oktobro 150 komunistojn, kiuj lastaj estis kunvenintaj en la legejo de juda institucio k procedis al la elekto de delegito, destinita veturi la 7-an de novembro al Moskvo por la datreveno de l’Oktobra Revolucio.

L. T.

Fervojistaj strikoj en Hispanio.

La 16-an de oktobro la fervojistoj en Andaluzio proklamis la ĝeneralan strikon. Ĉi tiuj laboristoj, kiuj apartenis ĝis antaŭnelonge al aŭtonoma sindikato, cedis al influo de l’unuec-sindikatistoj k aliĝis, je nombro de 2000, al la Nacia Konfederacio de Laboro. En Kadiks samdate la tramvojaj oficistoj komencis 48-horan strikon. En ĉi tiu urbo krome estis proklamata la ĝenerala striko kiel protesto kontraŭ la enkarcerigo al kelkaj sindikatistaj ĉefoj. La vagonaroj venantaj de Madrido k irantaj suden, devis halti en Kordobo.

L. R.

Atentigo al niaj kunlaborantoj!

Pro la dusemajnigo de l’gazeto k neceso aperigi urĝan materialon, pluraj artikoloj devis esti prokrastataj aŭ eĉ tute formetataj. Bonvolu kompreni nian situacion!

DISKUTEJO:

Pri la instruada batalo en Nederlando.

Kun intereso mi legis la artikolon de K-do Aarse pri supra temo (en n-o 365). Tiu artikolo finiĝis per la frazo: „Entute ĝi estas granda kultura batalo, en kiu la eklezio venkis en kunlaborado kun ĉiu politika partio, ankaŭ kun la socialdemokrata.“ Pri tio mi volas diri jenon:

Kio precipe estas la kaŭzo, ke la eklezio venkis? Ĉar antaŭ kelkaj jaroj la nederl. socialdemokrata partio vendis la „publikan lernejon“ interŝanĝe por la ĝenerala voĉdonrajto! La partio tiam opiniis, ke ĝi akirus pli grandan potencon en la parlamento, se la elektorajto estus universala, k tial ĝi interkonsentis kun la klerikalaj partioj, ke ĉi tiuj voĉdonus por la universala elektrajto (kvankam la klerikaluloj ĉiam estis kontraŭ la ĝenerala voĉdonrajto!); sed la socialdemokratoj tiam estus devigataj voĉdoni por leĝo prezentota de la klerikaluloj, celanta starigi bibliajn k katolikajn lernejojn per ŝtata mono ĉie, kie la gepatroj (legu la eklezio!) dezirus tion. Multaj seriozaj socialistoj maldekstraj avertis kontraŭ tiu fiinterkonsento, ĉar la rezultoj estus fatalaj por la socialista movado. Kaj la rezultoj ĝis nun pravigis ilin! Kiam okazis elektoj, la katolikoj ekz. sendis al la voĉdonejoj ĉiujn, kiuj ajn povas teni en la mano krajonon, do, ankaŭ maljunulojn k malsanulojn, monaĥinojn k monaĥojn. Kripluloj k lamuloj estis portataj en voĉdonejojn! Tiel la katolikoj sukcesis supervenki k proporcie la socialdemokratoj ne pli sukcesis ol antaŭ la universala voĉdonrajto.

Aliflanke ĉie en Nederlando la klerikaro starigis privatajn (katolikajn k bibliajn) lernejojn (per ŝtata mono) je malutilo al la „publikaj lernejoj“. Ĉar la infana animo estas kvazaŭ blanka papero, sur kiun oni povas skribi ĉion, kion oni volas, la klerikaluloj nun ege povas influi la infanojn. Ĉi tiuj lastaj nur estas edukataj laŭklerike k malamike al la socialisma movado. Oni povas facile imagi la tre malfavoran influon por nia movado, k ke la antaŭvidoj por ĝi en la proksima estonto en Nederlando estos malĝojigaj dank’ al la menciita fiinterkonsento inter la soc.dem.partio k la klerikalaj partioj.

Estas por mi nekompreneble, kiel „socialistoj“ povas agi tiel. Bebel iam diris „Kristanismo k Socialismo estas kiel akvo k fajro“, k li pravis. Tiu esprimo ankoraŭ nuntempe validas, k tial estis grandega eraro de la soc.dem. partio transdoni la lernejon en la manojn de l’klerikaluloj, tiel ke tiuj ĉi nun povas veneni la infananimojn per siaj fidogmoj, malamike al la socialismo. Pri tiu mia opinio mi volonte legos respondojn de aliaj K-doj.

J. L. (16458).

Pri la „demokratigo“ de l’mizero.

En „S-ulo“ n-o 356 (pĝ. 349) mi legis la opinion de K-do 348, ke „la revolucia laboristaro tute ne havas intereson pri ‚demokratigo‘ de la mizero“. Kion signifas tio? En kelkaj, precipe okcidentaj landoj ia tavolo el la laboristaro akiris privilegiojn pro diversaj kaŭzoj. Jen tiu, jen alia profesio estas plej bone (aŭ malplej malbone) salajrata. Kial? Ekzistas metioj, kiuj postulas eksterordinaran lerton aŭ estas altgrade vivdanĝeraj. Sed oni povas konstati, ke la plej altajn salajrojn enpoŝigas profesianoj, kiuj en la socio havas favoran pozicion (ŝtatoficistoj, fervojistoj ktp) k pro tio sukcesis atingi avantaĝojn, ĝenerale je kostoj de aliaj gelaboristoj. Tiel pri la alto de salajroj ofte decidas ne la kvalito de la laboro, sed la forto de sindikataj organizoj aŭ similaj faktoj.

Estas evidente, ke tiu stato tute ne konkordas kun la ideo de l’socialismo, sed kondukus al evitinda sindikatismo. Tamen inter la nomitaj privilegiuloj troviĝas multaj socialistoj, certe ne re-

— paĝo 7 —

voluciaj, sed pure egoistaj. Tiuj homoj pro sia propra persona bonfarto ja perdas la kontakton kun la mizeriĝanta proletaro k pli k pli etburĝiĝas. Ili ne plu kapablas imagi la suferojn de mizeruloj, ĉar ili mem ne spertas ilin. Kaj tial, ĉar laboristaraj partoj nur defendas siajn interesojn, la mizerego ankoraŭ daŭras k daŭros, kiun la indigno de la tuta proletaro jam estus foriginta.

Eble K-do 348 esperas, ke la salajrodiferencoj faros malfacilaĵojn al la kapitalismo. Li eraras. Ili nur helpas al ĝi, partigi la laboristaron laŭ monaj interesoj, ili vualas al ĝi la komunan celon. Unuj, ricevantaj sufiĉan salajron por aĉeti belaĉajn meblojn k vantaĵojn, ne komprenas la aliajn, vivantajn en ĉiama malsato. Ĉiu devas unufoje fariĝi senlabora! Tiam ĉiuj lernos tutlaboristan solidaron!

Pensemulo.

Pri la milit-rezistemo.

En „S-ulo“ n-o 363 estas aperigita artikolo pri la problemo de l’paco laŭ la opinio de A. Ajnŝtajn (Einstein); en ĝi estas plej grava la alvoko de l’aŭtoro por individua rifuzo de militservo k la postulo pri nova internacia leĝaro, entenanta la rajton rifuzi la militservon.

Nun ja ekzistas en kelkaj landoj kelkaj personoj, kiuj pro sia kontraŭmilitistemo individue rifuzis militservi k estas enkarcerigitaj. Anjŝtajn alvokas nin, junulojn, venontajn rekrutojn, al pli amasa kontraŭstaro al soldatiĝo k montras al la honoro de tia grandega persona ofero.

Ĉiu ofero devas esti utila al iu afero. La neorganizitaj individuaj rifuzoj de militservo ne utilas al la kontraŭmilita afero. Ni ne ekpropagandu pli frue la individuan kontraŭstaron al militservo, ol ĝis estos mobilizita sufiĉe granda nombro da rekrutigotaj junuloj, kiuj organizite k samtempe rifuzos militservi. Nur kiam la registaro vidos la forton k organizitecon de militrifuzantoj, ĝi ankaŭ eble ekkalkulos kun ili.

Plej grave estas, ke ĉiuj laboristaj partioj ekpostulu en siaj politikaj programoj la evidentigon de la leĝo, enhavanta permeson anstataŭigi militservon per deviga laborservo en la landoj, kie kezistas deviga militservo.

Ni individue eluzu ĉiujn laŭleĝajn eblojn por efektivigi niajn ideojn aŭ finvenki en niaj bataloj; se ni bezonas batali kontraŭ la leĝoj, tiam ni ne plu batalu individue, sed jam — amase, organizite.

15428, Estonio.

Por ke „LA NOVA EPOKO“ pluvivu

E. Lanti (Paris), donaco: 500 fr., E. K. Limuzin (Paris), donaco: 20 fr. SAT-ano 55, donaco: 50 fr. SAT-ano 1380, donaco: 50 fr.

Amo k feliĉo.

Amo k feliĉo estas du vortoj, kiuj kvankam en la homara vivo ofte kunigitaj, tamen havas gravajn diferencajn signifojn. En la holanda lingvo, k ankaŭ en aliaj lingvoj, la malkorekta uzado de la vortoj amo k ami estas laŭ mia opinio la fundamenta kaŭzo por la multnombraj malfeliĉaj edziĝoj k eksedziĝoj en la hodiaŭ tempo. Kiam mi diras: „La amanto amas sian amatinon“, mi korekte esprimas per la vorto „amas“ la seksan karakteron de la sento. Sed kiam mi diras: „La infano amas sian patrinon“, mi malbone esprimas la karakteron de la sento, ĉar mi ne parolas pri seksa pasio, sed mi volas diri, ke la infano estas feliĉa en la proksimo de sia patrino. Amo estas la seksa deziro de la naturaj geindividuoj por ano de la alia sekso. Ĝi estas la plej malnova sento en la animala naturo, kiun ni ne povas malŝati ne difektante la sanon de la individuo.

Feliĉo estas laŭ mia percepto en sia originala formo la sento de sendanĝera ripozo de la besto k de la prahistoria homo, kiam li sin trovis kune kun la anoj de sia familio en sia kaverno aŭ kaŝejo.

Multnombraj gejunuloj, kiam ili amas unu la alian, ankaŭ kredas laŭ la erariga parolmaniero, seu pli grave pripensi tiun problemon, ke kiam ili geedziĝos, ili nepre estos feliĉaj.

Nek religia nek civila edziĝformalaĵoj avertas la edziĝontojn pri tiu konfuzo de ideoj, k por tio mi esperas bone fari, malkaŝe priparolante tiun temon.

Same kiel manĝi, trinki, dormi k aliaj bezonoj de la homa korpo, ankaŭ ami estas postulo de la naturo. Plenumo de tiu postulo donas kontentigon al la individuo, sed plenumo de korpaj bezonoj ne faras feliĉa, kvankam male la neplenumo de l’korpaj bezonoj certe kaŭzas, ke la individuo sin sentas malfeliĉa.

En via libertempo, post longdaŭra ekskurso per vagonaro, kiam vi venos al la fino de via vojaĝo, via stomako certe petos solidan manĝaĵon. Se vi ne povus plenumi tiun peton, vi baldaŭ sentus vin malfeliĉa. Manĝante vi kontentigas la korpan bezonon, sed nur, se post refreŝiga dormo vi la sekvantan matenon vizitos la belan pejzaĝon, vidos brili la sunon sur la montoj, arbaroj k riveroj, k aŭdos la birdojn kanti, vi estos feliĉa. Feliĉo do ne estas korpa, sed anima stato de plenumitaj deziroj.

Same kiel via libertempa vojaĝo, estas la vojaĝo tra la vivo de l’geedziĝintoj kontentigo de seksaj deziroj; kvankam korpa bezono, kontentigo de l’korpa pasio, tamen ĝi neniam faros feliĉa.

Sed multnombraj gejunuloj, kiuj nur sentas la seksan pasion unu por la alia, esperas tre naive fariĝi feliĉaj post geedziĝo, sed post kontentigo de la pasio ili konstatas tro malfrue la gravan eraron.

Ariadno (13607).

SCIENCO K TEKNIKO.

La problemo pri la morto.

Laŭŝajne simpla k manifestiĝante kiel natura leĝo, apenaŭ suferanta escepton, la fenomeno pri la morto estas reale ankoraŭ tre nekontentige konata.

Studante ĝin, oni retrovas la samajn malfacilojn kiel en la plejmulto de l’ grandaj demandoj de la biologio: eksperimentaj malfaciloj, pro la neceso operacii ĉe vivaj estaĵoj k ĉe specoj ofte grave diferencaj de la homa speco; kompliko de l’interplektitaj demandoj, kiuj malfaciligas la apartigon de l’elementaj faktoj; finfine la malrapido en la eksperimentoj, kiuj ofte bezonigas longajn jarojn da klopodoj, antaŭ ol kolektiĝis sufiĉe da materialo por kontroli hipotezon, k kiuj necesigas ankaŭ perfektigitajn instalojn, senmankan spiritliberon por la scienculoj, kiuj dediĉas sin al tiaspecaj esploroj.

Laŭ la nunaj esploroj oni povas difini la morton kiel la detruon de l’ vivanta materio. La fajro, aŭ simple sufiĉe alta temperaturo, la intensa malvarmo, la enkonduko de venenoj aŭ kaŭterizaj substancoj en la medion, kie disvolviĝas la vivanta materio, sufiĉas por detrui la organajn kunmetaĵojn k, konsekvence, estingi la vivon.

Ne estas la maniero de morto, kiu okupas la plej multajn scienculojn. La plej grava demando estas scii, ĉu la vivanta materio povas propramove ĉesi ekzisti; ĉu, kvankam la plej favoraj kondiĉoj plue estas funkciantaj, ekzistas natura fino al la vivo de l’ĉelo aŭ de l’organizita estaĵo. Tion oni nomas la natura morto, la morto pro maljuneco aŭ elĉerpiĝo, tiu, per kiu la estaĵo ĉesas malabrupte ekzisti, simple ĉar ĝi venis al la fino de siaj ebloj.

Oni longtempe kredis, ke la natura morto ekzistis k ke ĝi estis neevitebla neceso por ĉiu vivanta organismo. Oni emis ĝin kredi ne nur per la kuranta observado ĉe la animaloj k plantoj, sed ankaŭ per esploroj ĉe la unuĉeluloj, t. e. ĉe la mikroskopaj ĉeloj, la plej simplaj vivaĵoj, kiujn oni konas. Oni tiel konstatis, ke unuĉelulaj kulturoj, kvankam oni faris grandajn antaŭgardojn por ilin savi antaŭ la malvarmego aŭ varmego k ankaŭ por renovigi la necesajn nutrajn substancojn, iom post iom detruiĝis k fine estis ekstermitaj. Sed pli malfruaj longjaraj eksperimentoj metode faritaj pruvis kontraŭe, ke, se oni faras ĉiujn taŭgajn antaŭgardojn, inkluzive tio senigi

— paĝo 8 —

la medion, kie la kulturoj troviĝas, de venenaj produktoj rezultantaj de la asimiliĝo, oni ricevas tiajn rezultojn, ke male ŝajnas senfine verŝajna, ke la ĉelo estas kapabla vivdaŭri sen malfortiĝo k sen limoj. Alivorte, la vivanta materio, reprezentata de simila ĉelo, estas senmorta. Post dekkvin jaroj da observado la kulturoj daŭrigas sin nutri, sin reprodukti, laŭ la samaj leĝoj de kreskado kiel komence, k sen ia signo pri malrapidiĝo.

La multobliga povo de ĉi tiuj ĉeloj estas cetere mireginda. Feliĉe tiu multobliĝo de l’unuĉeluloj estas limigata per ioma kvanto da malhelpoj, kies plej efika estas la manko de konvenaj nutraĵoj por kreskigi tiajn masojn.

La scienculoj emas do hodiaŭ akcepti, ke la ĉelo lokita en favoraj kondiĉoj ne mortas.

Ne nur unuĉeluloj, sed multnombraj animaloj pli malsimplaj kapablas plene sin reprodukti senfine. Ĉe ili la ĉelvivo estas sufiĉe intensa, por ke oni povu observi la aktivan reproduktadon de l’ĉeloj, precipe en kazoj de, eĉ tre gravaj, vundoj. Iuj malsuperaj animaloj povas ripari la perdon de membro aŭ de grava organo. Ili kapablas anstataŭigi foruzitan, maljuniĝintan, difektitan organismon per novaj pli junaj k pli solidaj partoj. La ĉeloj konsistigantaj tiujn organismojn povas sin reprodukti en la samaj kondiĉoj, kiel la unuĉeluloj, pri kiuj ni parolis. Oni rimarkis tamen, ke la povo rekreskigi membrojn malfortiĝas laŭgrade, kiel oni supreniras en la ŝtuparo de l’organizitaj estaĵoj. La kankroj, kraboj, omaroj, insektoj rekreskigas pinĉilojn aŭ piedojn for-tranĉitajn aŭ ŝiritajn; sed tiuj animaloj jam ne plu povas ripari parton de l’korpotrunko, kapo aŭ vosto, kiel tion faras la vermoj. Ĉe la vertebruloj, la plej malsuperaj kiel la lacertoj, kapablas ankoraŭ rekreskigi perditan voston. Sed la birdoj k mambestoj vidas tiun ĉi kapablon reduktita al plej malgrandaj proporcioj. Ĉe l’homo, la solaj histoj, kiuj kapablas sin ripari, estas tiuj de l’haŭto k haŭtformaĵoj, ungoj k haroj. Neniu pli profunda vundo, nenia perdo eĉ de nur plej eta parto de interna organo estas riparebla. Ŝajnas do ekzisti ĉe la organizitaj estaĵoj evoluado en la kapablo ripari la organismon, „evoluo de l’morto“, por uzi esprimon de l’profesoro Metalnikov.

Ni ekzamenos la sekvontan fojon rekte la problemon pri la morto en senpera interligo kun tiu pri la maljuniĝo.

Korekto. Ni ricevis jenan sciigon de K-do J. M. Kerr (Denver, Usono): „En ‚S-ulo‘ n-o 359, ‚Letero de Sako (Sacco)‘ la salutvortoj ĉe la komenco ne estas korekte tradukitaj k donas malbonan impreson. Sako skribis tiun leteron la 26-an de febr. 1924 al S-ino C. Ĝak (Jack), kiu dum tiu vintro estis instruinta al Sako iomete la anglan lingvon. Lia letero komenciĝis: ‚Mia kara s-ino Ĝak.‘ Oni ne uzas la vorton ‚kara‘ ĝuste antaŭ familinomo, k pli speciale al virino.“

Edison mortis.

[BILDO p.8 | 39,14,56,31] Portreto de Thomas Alva Edison, maljuna viro kun blanka hararo, en malhela vesto kun biciklo-kravato.

Oni povas diri, ke kun Edison malaperas ne nur la plej granda inventisto de l’ nuna tempo, sed ankaŭ la homo, kiu plej forte influis la morojn de l’ epoko, tiu, kiu plej profunde modifis la aspekton de nia ĉiutaga vio. Aŭtodidakto edukita per la severa lernejo de l’mizero, Tomaso Alva Edison sukcesis, sekve de sia natura intelekta riĉo, de obstinega laborado k sia konfido, trudi siajn malkovrojn al malfidema k, esence, al progreso kontraŭstarema mondo. Ajnŝtajn (Einstein) diris okaze de lia morto: „Edison, kun potenca k nelaciĝema genio, estis unu el tiuj kreantaj spiritoj, kiuj formis la modernan epokon. Li donis al ni ĉi tiujn aferojn, sen kiuj estas hodiaŭ maleble al ni koncepti la ekziston. Lia potenca k ‚sorĉokapabla‘ personeco frapos la imagon de la junularo dum pluraj generacioj.“

Lia brilega k fruktodona vivo forpasis kiel fabelo, el kiu ĉio supernatura estas ekzilita. Kiel junulo li inventis multnombrajn k laŭgradajn plibonigojn en la telegrafio, poste ĉe la telefono, kiun li faris praktikebla per invento de l’karb-bastoneta mikrofono (1877). Unu jaron pli malfrue li fabrikis la unuan fonografon, kelkan tempon poste la megafonon, kiu permesis konsiderinde pliampleksigi la sonojn de l’fonografo. Plej grandan serĉadon k cerblaboron bezonigis la invento de l’fibreto de la inkandeska lampo (elektra lampo), lia plej grava verko. Edison estis ankaŭ unu el la pioniroj de l’kinematografo.

[REKLAMO p.8] Proletaria Kantaro. La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi k kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo. Prezo: 2,50 mk. g. Administracio de SAT, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27

Tre danĝera rifo estas evitita.

Kiel la K-doj povis legi en la lasta n-o, nia Administranto estis de la „laborista“ presejo „Neudrag“ minacvokita al la juĝejo kun la postulo pri tuja pago de 3 643.59 mk. germ. Iuj el la skismigantoj de nia movado, kiuj estis informitaj pri la afero, jam ĝojis ĉe la espero, ke la havaĵo de SAT, kuŝanta en Lajpcig, estos aŭkcie vendata k de EKRELO aĉetata per mizera sumo. Ni do staris antaŭ plej proksima danĝero k devis multe k urĝe klopodadi por malebligi la atencon. Tiucele ni rilatis letere kun kelkaj K-doj k informis ilin pri la danĝero, kiu minacas nian organizon. Niaj klopodoj ne estis vanaj. Ĉiuj informitoj streĉis la fortojn; kelkaj eĉ prunteprenis monon por transprunti ĝin al SAT. Tiel la necesa sumo estis kolektata, antaŭ ol „Neudrag“ povis efektivigi sian malproletecan minacpostulon.

Ni ankoraŭ evitis tiun rifon k denove konstatis, ke nia Asocio entenas trezoron da sindonemo k oferemo. Tian organizon neniuj sukcesos disbati k mortigi. . .

„SAT bankrotas! . . . SAT mortaĉas!“ hienece kriadis kelkaj skismigantoj (ni ne aplikas tiun esprimmanieron al bonkredaj trompitoj en la opozicia tendaro!). Antaŭtempa ĝojo! SAT vivas; ĝi kuracas siajn vundojn k ekzistas nenia dubo, ke ĝia farto estos bona post relative mallonga tempo.

Tiun tempon vi helpu mallongigi, Gek-doj, per mondonacoj! Vi ne lasu la tutan ŝarĝon sur la ŝultroj de nur malmultaj oferemuloj! Varbu anojn; disvastigu la SAT-eldonaĵojn; ĉiel klopodu por refortigi la organismon vunditan per insidaj batoj!

Direkcio de SAT.

Liberpensulaj notoj.

La eklezio en Sovetio.

Inter la senpartiaj laboristoj estas 15,9 % da kreduloj. Inter la analfabetoj estas 31 % da kreduloj. 57,7 % el la laboristoj ankoraŭ ricevas edziĝan benon k 70,4 % lasas bapti siajn infanojn.

Tio pruvas, kiel malrapide la transformiĝo de l’spiritostato sekvas al la transformiĝo de l’ekonomia strukturo.

(„Ateisto“ n-o 9, 1. 9. 1931.)

Ĉu estas vere?

La katolika ĵurnalo „Germania“ raportis en n-o 209 de la 8. 9. 31. jenon: ‚En Japanio ĉiuj liberpensulaj organizoj estas likviditaj k dek el iliaj gvidantoj estas arestitaj. Dum domtraserĉado oni konstatis interligon inter Komintern k la Liberpensula Unuiĝo.“

Japanaj SAT-anoj, raportu!

— paĝo 9 —

SENNACIULO 39

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

Redakcia adreso: ADOLF WALDMANN, Illerstr. 8, BREMEN, Germanio.

Internacia Liberpensula Kongreso.

5.—7. de sept. en Berlino.

Estis reprezentataj Anglio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Germanio, Nederlando, Polio, Portugalio k Svisio. La italoj ne povis sendi delegiton, ĉar Musolini rifuzis al ili pasporton. La liberpensuloj el Usono k Latvio devis kontentigi sin per leteroj.

La granda sukceso de la kongreso estis, ke la ĝisnunaj du internacioj liberpensulaj, la „Internacio de Proletaj Liberpensuloj“ k la „Brusela Internacio Liberpensula“, kunfandiĝis al la „Internacia Liberpensula Unuiĝo“. La malnova statuto de la „Internacio de Proletaj Liberpensuloj“, krom kelkaj malgrandaj teknikaj ŝanĝoj, restis la sama. Do, okazis en Berlin forta antaŭenpuŝo en la liberpensula movado tutmonda.

Jenaj temoj estis pritraktataj: Problemoj pri junul-edukado (raportis K-do Zimzen [Siemsen], Germ.); Kolonia politiko de la Eklezio (rap. K-do Bulanĵe [Boulanger], Belgio); Klerikalismo k faŝismo (rap. K-do Zivers [Sievers], Germ.); Scienco, tekniko k metafiziko (rap. K-do Hoving, Ned.).

Estas ĝojige, ke oni interkonsentis pri ĉiuj tiaj problemoj. Unuanime oni elektis kiel sekretarion K-don Hartvig k la plenum-komitaton (K-dojn Nilde, Tervanj (Tervagne), Zivers k Ronzal).

Unuanime oni ankaŭ akceptis jenan rezolucion:

„La partoprenantoj de la Liberpensula Mondkongreso, apartenantaj unuflanke al la ‚Fédération internationale des Sociétés de libre pensée‘, aliflanke al la ‚Internationale proletarischer Freidenker‘, unuiĝis por komuna laboro en la ‚Internationale Freidenker Union‘. Unuecaj en la celo la delegitoj povis konstati, ke sur la bazo de la kongresaj priparoladoj inter ili ankaŭ ekzistas laŭprincipa unueco rilate al la metodo.

En tempo, dum kiu la eklezio, — apogante sin sur siaj ampleksaj posedaĵoj k sur sia organiza aparato, akirante pli ol iam senperan influon sur la politika kampo, interligante sin senĝene kun la faŝismo, la plej sanga ilo de la reakcio, fariĝis la ĉefkulpulo de la nuna kultur-reakcio, la liberpensula movado ne povas resti ĉe nuraj sciencaj metodoj, sed devas gvidi la kulturbatalon.

La liberpensula movado ne estas ligita al iu ajn politika partio, sed ĝia gvidprincipo estas la socialismo, ĝia celo estas sociordo, kiu garantias la politikan, ekonomian k spiritan liberiĝon k la progresantan evoluon de l’ libera penso. En tiu ĉi senco la liberpensula movado havas la taskon, subteni la socialistajn partiojn.

La internacia liberpensula movado substrekas sian eksterordinaran solidaron kun la socialistaj partioj k sindikatoj en ilia lukto kontraŭ la faŝismo.

Por povi plenumi tiun taskon, necesas iniciati en ĉiuj landoj liberpensulan klasmovadon. Ĝi certe sukcesos, ĉar la ekonomia evoluo k la politikaj spertoj preparas la grundon por la klerigo de l’amasoj. Milionoj da senlaboruloj ekkonas, ke la ‚de dio intencita‘ kapitalista sociordo ne plu estas kapabla nutri siajn proprajn sklavojn. Samtempe la eklezio ankoraŭ ĉiam ricevas sumegojn de la ŝtatoj. — Profitintereso estas la kaŭzo por ekstermado al amasegoj da porvivaĵoj (nutraĵoj, krudmaterialoj ktp.), dum samtempe milionoj da homoj malsatas k suferegas. Konsiderante tion ni demandas: Kie restis la moralaj leĝoj de la eklezio?

Kaj en tiu plej terura k monstra krizo ekonomia, kiu iam ajn regis sur la terglobo, la eklezio konstruas novajn preĝejojn, dum samtempe milionoj da homoj ne scias, kien kuŝigi sian kapon.

En tiu epoko de plej pezaj ekskuoj sociaj estas la devo de ĉiuj progresemaj homoj, envicigi sin en la batalfronto kontraŭ la politika k kultura reakcio“.

Kompiltradukis el „Der Freidenker“ (La Liberpensulo) Arbarulo.

Kristanismo k Socialismo.

Okaze de la 40-jara jubileo de la cirkulero de l’papo Leo la XIII., „Rerum novarum“, la nuna papo Pio la XI. eldonis en majo 1931 „enciklikon pri la socia ordo“. Por montri al la Ge-SAT-anaro la veran karakteron de la katolikismo, kies estro uzurpas ne nur la juĝistan funkcion pri animaferoj, sed ankaŭ pri sociaj k ekonomiaj demandoj, mi citas el la nova encikliko (germ. eldono, paĝoj 10, 11, 35—38) jenon:

„Tio estas la grandioza signifo de la principoj, kiujn proklamis Leo la XIII. per sia supera aŭtoritato, ke ili . . . ne nur iniciatis la kristanajn laboristojn al fondo de multflanka organizo sur profesia bazo (legu: kristanaj sindikatoj! — Red.), sed samtempe ankaŭ donis al ili la necesan instrukcion por la efektivigo. Multnombraj laboristoj tiel fariĝis plifortigitaj en sia bona pensmaniero (legu: obeemo, cedemo, toleremo! — Red.) k imunaj kontraŭ la logoj de l’socialistaj organizoj, kiuj kuraĝis reklami sin kiel la solajn, kiuj efike pledus por la interesoj de l’ekspluatitoj.“

„Plenrajte oni povas celi, ke iuj posedaĵoj estu publikaj, ĉar ili, kiel grandega potenco en privataj manoj, danĝerigus la publikan bonstaton. Rajtigitaj celadoj tiuspecaj neniel kontraŭas al la kristana ideo. Eĉ multe malpli ili estas speciale socialistaj. Kiu ne celas ion pluan, tiu ne havas kaŭzon esti socialisto.“

„Sendube oni povas observi rimarkindan alproksimiĝon de socialistaj programpostuloj al la postulaĵoj de la kristana socireformo. — Sed neniu kredu, ke ĉiuj nekomunistaj branĉoj de la socialismo, laŭ programo k praktiko, jam adaptiĝis al la ĝusta koncepto. Ĉefe ne temas pri rezigno, sed nur pri iagrada mildigo de l’klasbatalo. — Sed ĉu tia socialismo jam rezignis pri sia kontraŭkristaneco?“

„La socialismo, egale ĉu kiel dogmo, kiel historia fenomeno aŭ kiel movado, ĉiuokaze ĝi ne adaptiĝas al la dogmo de la katolika eklezio — aŭ ĝi cedu esti socialismo: La antagonismo inter socialista k kristana ideologio ne estas forigebla.“

„Kiel ĉiu eraro, la socialismo enhavas ion ĝustan. (Kontraŭ tio ja la papoj neniam protestis.) Tamen ĝi baziĝas sur socikoncepto, kiu kontraŭas la veran kristanan ideon. Religia socialismo, kristana socialismo, estas kontraŭdiroj en si mem. Oni ne povas esti samtempe bona katoliko k vera socialisto.“

Jen, Gek-doj, en sociaj k ekonomiaj demandoj la eklezio estas preta kompromisi, ja — ĝi eble eĉ ne kontraŭstarus la elproprigon de la kapitalistoj. Nur ne tuŝu ĝiajn fundamentajn principojn, alie vi estas ĝia plej akra kontraŭulo.

Do, socialistoj en ĉiuj landoj, kiom longe ankoraŭ vi hezitas tiri el tio vian konsekvencon?

Kompiltradukis: Arbarulo.

NI ENKETAS.

Kiaj estas la kondiĉoj rilate la eksiĝon el la eklezio en la diversaj landoj? Liberpensulaj korespondantoj bonvolu sendi pri tiu demando koncizajn raportojn al la redakcia adreso.

Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en „S-ulo“ respondecas la aŭtoroj.

— paĝo 10 —

40 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Kie restas la esperantistoj?

(Vidu la n-on 365.)

Al K-do 14 561 mi volas respondi jenon:

Mi tute samopinias kiel li, ke la sukceso de esperanto ne estas tia, kia ni kredas ĝin. Ne la nombro da kursanoj, eĉ ne la nombro da Gek-doj, kiuj aliĝas al la LEA-oj, sed nur la nombro da klaskonsciaj esp-istoj, nur la nombro da SAT-anoj, kiuj praktike uzas esperanton, gravas.

Same kiel K-do 14 561, mi povas juĝi nur pri la nederlandlingva regiono. En ĝi aliĝis 1606 Gek-doj al la LEA-aj kursoj en la vintro 1930/31. Eble kelkaj centoj aliĝis al la nederlanda LEA, sed kiom da ili SAT-aniĝis?

En mia grupo estas proks. 90 anoj. Nur 20 el ili estas SAT-anoj. La kaŭzo, laŭ mi, estas, ke ne ekzistas nacilingva porlaborista lernolibro. Ni estas devigataj uzi la burĝajn lernolibrojn, sekve la kursgvidanto ne antaŭe povas „plugi“ la kampon. Krome, ni, ĝis nun, tro multe atentis la neŭtralon de niaj laboristaj kursoj, ĉar povas partopreni ankaŭ la religiuloj k aliaj „neŭtraluloj“.

Se ekzistus porlaborista lernolibro nacilingva — ĉar „Petro“ ne havos sukceson, laŭ mi — enhavanta artikolojn pri SAT k ties organoj, aludanta la rolon de esperanto por nia celo, ni certe havus pli da sukceso.

Tre malmultaj esp-istoj praktike uzas esperanton, ĉar la aliaj ne kapablas paroli. Grava kaŭzo, laŭ mi, estas, ke la lernolibroj tute malatentas la nacilingvan idiomon. La ĉiutaga konversacio pligrandparte konsistas el idiomaj esprimoj. Ties nelogikecon — do ties veran sencon — homoj ordinare ne komprenas aŭ ne atentas, sekve ili amas traduki laŭvorte k ne laŭsence. K-do 14 561 pravas: post la elementa kurso oni lasas la nove bakitajn espistojn. Ili mem maturiĝu, spertiĝu! Certe, daŭrigaj kursoj estas aranĝataj, sed pro manko je bona lernolibro, ili havas nur tre malgrandan sukceson.

Pliboniĝo do estas ebla, sed ĉiu LEA-estraro esploru la eblon eldoni nacilingvan porlaboristan lernolibron, kiu atentas la nacian idiomon: unu por la elementa k dua volumo por la daŭriga kurso.¹

SAT-ano 14942.

¹ En Francio ekzistas bona tia lernolibro kun antaŭparolo de Henriko Barbus (Barbusse); ĝi jam havis 3 eldonojn k disvendiĝis je pli ol 16 000 ekzempleroj. Tamen en Francio oni same povas starigi la demandon: „Kie restas la esperantistoj?“ Miaopinie, la kaŭzo kuŝas en tio, ke oni ne sukcesis konvinki la varbitojn pri la granda signifo de artefarita lingvo en la evoluo de l’Homaro. Sed ni ne miru pri tiu nesukceso, ĉar multaj esp-istoj eĉ ne komprenas la ĝustan signifon de nia movado k la gravon de esperanto.

E. L.

Kiel pagi la sendkostojn por la „Protokolaro“?

Kredeble la Gek-doj legis kun ĝojo en la antaŭa n-o, ke ili povos ricevi la ampleksan „Kongres-Protokolaro“n, eldonata en broŝura formo k baldaŭ aperonta, ĉi-jare sen speciala pago, escepte la pago por la sendkostoj (egalvaloro de internacia respondkupono). Tamen verŝajne la penso devi transsendi la valoron de internacia respondkupono al la Administrejo, iom timigis ilin, ĉar la sendo de tre malgrandaj sumoj estas malfacila k kaŭzas plikostojn ĉe la poŝta servo, kiuj ne estas proporciaj kun la prezo mem. Al tiuj K-doj ni volas doni ĉi tie jenan rekomendon:

  1. Tie, kie ekzistas Peranto de SAT, ĉi tiu akceptu de la lokaj SAT-anoj la sumeton por la sendkostoj k transpagu la tiel kolektitan kolektivan sumon kun indiko de la nomoj k matrikuloj aŭ indikoj pri abonanteco al la Administrejo.

  2. Kie ne funkcias Peranto, individuaj SAT-anoj k abonantoj havas la eblon, nun, en la jarfina periodo, transsendi tiun sumeton interlige kun alia pli grava pago, ĉu la kotizpago por 1932, ĉu reabono al la gazeto aŭ libromendo. Tiel estas eviteblaj apartaj kostoj, kiujn kaŭzas la aĉeto de respondkupono aŭ transĝirado de tiom eta sumo.

Kaj plej rekomendinda estas jeno: ĉiam havu depone ĉe la Administracio malgrandan — eĉ grandan! — sumon el kiu oni povas preni por pagi tiajn elspezojn.

El la Protokolo de Kunveno el SAT-anoj aktivaj de Bruselo

(10. IX. 1931 en kafejo „A la Renommée“.)

Elekto de tria ano de Kontrol-Komitato por anstataŭi K-don Berĵje (Bergiers).

„K-do Coen prezidas k malfermas la kunvenon je la 8 h. 30 m. Li donas parol-permeson al K-do Van Aelst, kiu parolos pri la Amsterdama Kongreso. . . . Li konigas la sintenon de Berĵje antaŭ la Kongreso k dum la kongrestagoj. Li memorigas, ke antaŭ la Kongreso dufoje li petis Berĵje ĉeesti kunvenon por priparoli la raporton de K.K. k renkontis nur rifuzon de Berĵje, kiu volis trudi sian t. n. raporton kontraŭ la volo de la du aliaj K.K.-anoj. Ĉe la Kongreso, Berĵje ne montris sin, kvankam li estis en Amsterdam, sed deponigis en la kongresejo paperaĉon titolitan „Vero pri K.K.“. La kuraĝulo ankaŭ hodiaŭ vespere timis sin montri k tio plian fojon juĝas lin.

„K-do Coen, prezidanto, konigas, ke ni kunvenas sufiĉe multnombre por elekti trian K.K.-anon. K-do Basteels (SAT-peranto) konigas, ke K-doj Fisset (16 819) k Billen (15 536) ne plu estas SAT-anoj, ĉar ili ne plu pagis de pluraj monatoj kotizon al la grupo, kiu kiel kutime en nia grupo antaŭpagis por ili al SAT. Ili do ankoraŭ ŝuldas al la grupo la sumon, kiun ĝi pagis por ili al SAT. K-do Szerman, reveninte el Middelkerkes (Maro), kie li laboris ĝis antaŭ 3 tagoj, partoprenas la kunvenon.

„K-do Coen legas la leterojn de la Direkcio, kiu invitas la SAT-anojn de Bruselo elekti trian anon de K.K. por anstataŭi K-don Berĵje. K-do Springael diras, ke la regularo de la K.K. tamen diras: ‚La SAT-kongreso komisias al iu K-do la taskon konsistigi en sia urbo K.K.-on.‘ Tiel ne okazis en Amsterdam pro forgeso. Ĉar li deziras fortan pozicion por la K.K., li proponas, ke la konsistigita K.K. nur funkciu provizore, ĝis ĝenerala referendumo estos aprobinta la elekton de K-doj V. Aelst, Stalens k de la tria elektota K-do.

„Pluraj K-doj opinias tion ne necesa, ĉar la raporton de K-doj V. Aelst k Stalens aprobis la Kongreso. K-do Lebacq diras, ke en Lajpcig okazis la sama afero. Pro aprobo de raporto de Vildebrand elektita en Gotenburgo, tiu ĉi daŭrigis sian postenon post la Lajpciga Kongreso. K-do Springael atentigas pri la fakto, ke la regularo de K.K. nur estas aprobita en 1930 — do post la Kongreso de Lajpcig — k devas aperi en la venonta Jarlibro.

„Fine okazas la baloto pri la propono de Springael, kiu estas aprobita per 14 voĉoj kontraŭ 1 k 3 sindetenoj. Kiel trian anon de K.K. oni prezentas K-dojn Van Vynckt (616), Basteels (1837), Haine (297). La baloto okazas per sekreta bulteno k rezultigas: Basteels 12 voĉoj, Van Vynckt 8 voĉoj, Haine 1 voĉo. La balotpartoprenantoj nombris 21 (2/3 de la aktiva Brusela SAT-anaro, kiu nombras 32). K-do Basteels estas do elektita. Ĉiuj partoprenintoj subskribas liston aldonante sian matrikulon. K-doj Springael (1729) k Van Gerfsom (8100) el Bruselo k K-do L. Haan (16 603) el Roterdam, por kelkaj tagoj en Bruselo, kontrolis la baloton k deklaris skribe, ke ĉio okazis korekte. Tiu deklaro k kunvokilo por la kunveno estas aneksitaj al la protokolo sendota al SAT-Direkcio. K-do Coen fermas la kunvenon je la 10½ horo. Protokolanto: M. Van Aelst.

„Unuanime aprobita dum kunveno de SAT-Rondo de 17-a de sept. 1931 en kafejo „A la Renommée“. Prezidanto de la kunveno: A.V. Gerfsom. Sekretario: M. V. Aelst.“

— paĝo 11 —

SENNACIULO 41

La sento de niaj Bruselaj K-doj estas facile komprenebla: ili deziras havi la necesan aŭtoritaton por plenumi la taskon, kiun la Statuto komisias al la K.K. Ni tamen opinias, ke la aranĝo de nova referendumo laŭ la maniero de la ĵus okazinta tute ne estas necesa. Ni havas la konvinkon, ke la grandega plimulto da membroj havas nenian motivon por kontraŭstari al la elekto regule farita de la Brusela SAT-anaro; sed por ke tiu nia konvinko klare evidentiĝu, ni decidis jenon: ĉiu aktiva SAT-ano, kiu ial kontraŭas al la elekto de K-doj M. V. Aelst, G. Staelens k G. Basteels en la Kontrol-Komitaton, bonvolu konigi tion al la Redakcio de „S-ulo“, kiu por kontrolo publikigos la SAT-matrikulon de la voĉdonantoj. Se la nombro de tiuj kontraŭstarantoj konsistigus la plimulton aŭ eĉ atentindan malplimulton, la elekto de la Brusela SAT-anaro estos nuligata. Per tia aranĝo ni ŝparos monon, ĉar ne necesas presigi k dissendi voĉdonilojn k plie ne elspezigos la aprobantojn, kiuj ja devas pagi afrankon por resendi la voĉdonilon. Kiel limtempon por tiu negativa baloto ni difinas la 5-an de decembro. Direkcio de SAT.

Por servi niajn maristajn K-dojn.

Ĉu vi, K-doj, loĝantaj en diversaj havenurboj de la mondo, komprenas la gravan utilon de Marista Esp-ista Ligo? Ŝajnas al mi, ke multaj K-doj ne donas sufiĉan atenton al tiu laboro, disvastigi esp-on inter la ŝipanoj. Se ĉiuj K-doj loĝantaj en marŝipaj havenurboj bone komprenus tiun taskon, ili certe per niaj gazetoj, precipe „S-ulo“, jam delonge sciigus al la legantaro k precipe al la ŝipanoj, ke ili laboras inter maristoj, helpas k malfermas ejojn por vizitantaj ŝipanoj-esp-istoj, k ankaŭ por aliaj kunŝipanoj. Maristaj SAT-anoj tamen elmontru ĉiam sian membrecon! Per viaj LEA-gazetoj ankaŭ sciigu pri tiu afero k informu la sindikatajn gazetojn, ke en diversaj urboj jam estas niaj perantoj (kiuj parte komprenas ankaŭ la anglan k germ. lingvojn). Nia celo estas eviti per esp-o ĉian militon, eviti la varbadon de strikrompantoj, kiam okazos batalo inter la ŝipanoj k la navigadkompanioj, akiri salajraltigojn, liberajn tagojn plenpagatajn, ktp. Sciigu, ŝipanoj, al la peranto alvenon k nomon de via ŝipo por povi aranĝi viziton. Frata interligo de l’diverslandaj ŝipanoj tre necesas. Jen adresoj de l’perantoj k helpemaj K-doj:

Amsterdamo: S. Otsen, 71¹, Barentzstrato (sekretario). Amsterdamo: J. Kaptein, 49, Insulindeweg. Antverpeno: Belga Marista Hejmo, 20, Ankerrui. Arĥangelsk (U.S.S.R.): A. Erjuĥin, Marista Klubo. Dordreĥt: P.G.v.d. Plank, Jac. Marisstr. 57r. Hull: J. W. Pretton, 71, Wright Street. Las Palmas (Kanariaj Insuloj): A. Ll. Bellvehi, str. Pedro de Vera 9. Roterdamo: J. v. d. Plas, Drentsche str. 24 A. Sebastopol (U.S.S.R.): K-dino Lisiĉnik, Dvorec Truda, Majak Kommuni. Sundsvall (Svedio): Thorsten Farm, Sidsjövagen 22. Tuapse (Kaŭkazo): Bazilo Belakov, Kollektivnaja 4. Zaandamo: J. Vis, Zuiddyk 306. K-doj en Rostov (Don), Novorosijsk, Niĵni-Novgorod ankaŭ subtenas nian laboron.

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Aŭstrio. Bruck. 3. k 4. okt. la ALLE-grupo aranĝis ekspozicion en la urbdoma ĉambrego, kiu estis bele ornamita per esp.flagetoj. En la mezo estis granda turo, sur kies flankoj pendis esp-aĵoj, fotoj, koresp-aĵoj, devizoj instigantaj al lernado, ktp. Sur longaj tabuloj vidaĵoj, gazetoj, leteroj, sur la muroj flugfolioj el ĉiuj landoj. La tuta aranĝo faris grandan impreson ĉe ĉiuj (pli ol 400) vizitantoj. Sekve de l’ekspozicio anonciĝis por la novaj kursoj 60 p. (J. T.) — Estonio. Tallinn. Komence de sept. komenciĝis kursoj por komencantoj kun 70 p., aranĝitaj de la loka Lab.Esp.Grupo (gvidataj de K-do Kauer). Tartu. La 27 sept. estis fondata Lab.Esp. Societo. Adr.: Tartu, Tähe 13. — Francio. Malgraŭ ke ĉe la kolonia ekspozicio de Parizo ne troviĝas sovetia pavilono, tia tamen troviĝas ĉe la IRH-ejo, kiun oni povas viziti malmultekoste. Ĝi prezentas la veran staton de niaj koloniaj fratoj. Oni trovas en ĝi ankaŭ internacian literaturan ekspozicion; en la esp. fako oni rimarkas div. gazetojn, broŝurojn, kiel „La Esperantisto“ (Japanio), gvidlibron por Upsala, rusajn jurnalojn „Globus“, „Vojak“ k „Udarnik“ kun esp.menciojn k LEA-stampo; fine ankaŭ „S-ulo“n 343, sur kiu mi senpermese notis kelkajn franclingvajn propag. vortojn pro manko de LEA-stampo. La aranĝinto meritas dankon. (Soares). — Germanio. Dresden. La SEA-grupo malfermis 5 kursojn. Leipzig. La 9. sept. la SAT-rondo fiksis sian vintran programon (instruan k klerigan) kun paroladoj de K-do Lerĥner pri lingvaj demandoj, de K-do Platiel pri novaĵoj el Esperantio, k aliaj paroladetoj. — Portugalio. La Lisbona SAT-peranto avertas ĉiujn SAT-anojn, ke la kunveno de l’Rondo okazas ĉiuĵaŭde, je la 21-a h., en la sidejo de „Nova Vojo“, R. do Alayde 6-1º. (12 199). Svedio. Kiruna. Je 8. sept., okaze de tutmonda prol.junulara tago, okazis festeno de la loka junkom. klubo. Tie salutis esp-e k parolis pli longe pri la gravo de esp-o por la proletaro k pri estona lab.movado K-do Ruus (15 428). La 26. 9. okazis festeno esp-ista en la Lab. Domo, kiun partoprenis ĉ. 150 p. Parolis la prezid. de Lab.Kleriga Asocio, K-do Bergtsson k estona K-do Ruus (15 428). Programo diversa, esp-a k nacilingva. I.a. estis laŭtlegata artik. el „La Lernanto“ n-o 9: „Ĉu ĉiuj infanoj de esp-istoj fariĝas esp-istoj?“ — N. R.

[REKLAMO p.11] Multaj parolas pri sennaciismo, sed ili havas ofte tre suprajan, eĉ fantazian scion pri ĝi. Sekve neniu babilu pri tiu nova ismo, ne leginte k studinte la MANIFESTO DE LA SENNACIISTOJ. Tiu konciza, sed riĉenhava broŝuro, eldonita 3000-ekzemplere, estas havebla ĉe jenaj adresoj: Britio: (3 pencoj) K-do Horace Walker, 25, Grimthorpe Terrace, Ash Road, Headingley, Leeds. Francio: (1,50 fk.) K-do L. G. Avid 19 bis, rue J. B. Baudin, Villejuif (Seine). Germanio: (0,25 mk.g.) K-do J. Burger, Bruchstr. 47 a, Essen. Ankaŭ mendebla ĉe Administr. de SAT. Nederlando: (0,20 guld.) K-do F. Faulhaber, Marathonweg 15, II, Amsterdam. Norvegio: (0,30 oeroj) K-do M. Muribo, H. H. Rodes Vei 1, Bekkelagshögda, Oslo. Polio: (0,50 zl.) K-do St. Rostoniec, ul. Piekna 52, Varsovio. Usono: (0,10 cd.) K-do T. Veder, 24—29 Merchant St., Astoria, L.I.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

E.A.N.A.-Libraro, n-o 4: The North American Esperanto Almanac. 1931. Edited by J. J. Sussmuth. Publik. The Esp.Association of North America, Fort Lee, N.J., U.S.A. Prezo: 50 cendoj. 173 paĝoj. Form. 10 × 15 cm. (Entenas i. a. mallongan gramatikon k esp-anglan vortareton.)

E.A.N.A.-Libraro, n-o 5: Lando de Arĝenta Akvo. Rakonto el la Okcidento de Usono de Vincie E. Roe. Trad. Edm. S. Payson. Prezo 25 cendoj. Sama eldonejo kiel supre. 48 paĝoj. Form. 10 × 15 cm.

E.A.N.A.-Libraro, n-o 6: The birth of Esperanto (La deveno de esperanto). Eltiro el letero de L. L. Zamenhof. Traduko de H. W. Hetzel. Prezo: 10 cendoj. Sama eldonejo kiel supre. 24 pĝ. Form. 10 × 15 cm. (Esp.originalo kun angla traduko.)

E.A.N.A.-Libraro, n-o 7: American Esperanto Key. By J. J. Sussmuth. Prezo: 10 cendoj. Sama eldonejo kiel supre. 24 paĝoj. Form. 10 × 15 cm.

Gvidlibro ilustrita tra Praha, ĉefurbo de l’ĉeĥoslovaka respubliko. Faldeblaj paĝoj. Sendas senpage ekster Ĉeĥoslovakio al ĉiu mendinto Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, Praha VII, Socharska 333.

D-ro A. Goldburt, La Internacia Lingvo. Eld. Vilna Esp-ista Societo „Universo“, Zawalna 15, lĝ. 7, Vilno (Polio). 24 pĝ. Form. 15 × 22 cm. Prezo: 0.30 zl. = 0.15 sv. fr. Por grupmendoj 50%-a rabato.

Tiu ĉi propaganda broŝuro priesp-a estas la unua tiaspeca en juda lingvo. Krom pri la evoluo de l’internacilingva ideo ĝenerale k deveno de esp-o, ĝi informas pri la nuna stato de l’esp. movado.

E. Spiridoviĉ, Lingvoscienco k Lingvo Internacia. Eld. CK SEU, Moskvo. 100 pĝ. Form. 14½×21 cm. Prezo: 80 kop.

Ruslingva teoria verketo, traktanta la krizon de l’„burĝa lingvoscienco“ k la sintenon de l’proleta revolucio al lingvo k lingvoscienco.

— paĝo 12 —

42 SENNACIULO

Cours Rationnel et Complet d’Esperanto. (Racia k Kompleta esperanta Kurslibro). Préface de Henri Barbusse (Antaŭparolo de H. Barbus). Eld. Fédération Espérantiste Ouvrière, 115, Bould. de Chateaudun, Montreuil-Paris (Seine). 1931. Tria eldono. 232 paĝoj. Form. 12 × 19. Prezo: 8 fr.fk.

La 3-a eldono de tiu ĉi riĉenhava lernolibro, pli ampleksa ol la antaŭaj, estas plilarĝigita rilate al la ekzerca k konversacia parto. En la dua parto de la libro la paralela legado de PETRO estas postulata, ĉar al ĝi rilatas en tiu parto aro da demandaj frazoj. Entute per ĉi tiu materialo la libro fariĝas pli vivanta, kvankam ĝi estas lernolibro bazita sur la gramatika metodo. La lernanto, kiu zorge trastudas tiun ĉi libron, povos esti bona esp-isto k li estas ankaŭ instigata aliĝi al SAT. Pro tiu eldono F.E.O. estas gratulinda k ĝia faro estas imitinda de la aliaj L.E.A. N. B.

S. Rublev: Esperanto-Rondeto. Praktika helpilo por grupa studo de esp-o. Parto II. Por gvidanto de rondeto. 3-a eldono. Eld. CK de SEU, Moskvo. 1931. 30 paĝoj. Form. 17 × 24. Prezo: 25 kop.

Tiu ĉi parto de l’Rublev-lernilo, malpli ampleksa ol la unua, entenas nur koncizajn klarigojn pri diversaj gramatikaĵoj kun la necesaj ekzercaj frazoj.

NIA POŜTO

Tröls. — Ne eble senpage enpresi pro monmanko.

Stef. Kirĥŝlager. — Taŭgas; sed povos aperi nur siavice.

16928. — Ĉar pri la temo jam aperis artikolo en n-o 366/67 k pri la problemo mem historia skizo en pli fruaj n-oj, ni ne presigos vian manuskripton.

17 117. — Estos uzata. — Red.

6707. — La dusemajnigo de „S-ulo“ malebligas, ke ni enmetu ĉiun interesan materialon ricevitan. Kiuj respondecas pri tiu malampleksigo de la gazeto? Ŝajnas, ke vi eĉ ne starigis al vi la demandon. Ni tre miras, ke vi ne faras diferencon inter rabintoj k rabitoj. Tia konstato vekas amaran senton ĉe tiuj, kiuj ĉiam agis lojale k laŭstatute. E.L.

16816. — Ĉiumonate, eble eĉ ĉiusemajne naskiĝas nova „mondlingvo“. Ĉu ni reklamu por tiaj mortnaskitoj? Estus malŝparo de tempo k loko. Pro tiu motivo ni ne enmetos vian artikolon. E. L.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo“:

The Los Angeles Citizen, 2. 10., fervoj. sindikatoj en Hisp. (363); Sächs. Volksblatt, Zwickau, lingva ĥaoso ĉe kongr. (360).

Represis el „La Nova Epoko“:

Vorwärts, Novjorko, 25. 4., pri la ruinoj de Teotihŭakan (Kerr), dec. 30.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Signalen, Stokh., 1., 8., 15. 10.; Travail, Lyon, 10. 10.; Le Populaire, Paris, 20. 10.; Volksztg., Bromberg (Bydgoszcz), 27. 9. (kurso), 4. 10. (rubriko; ĉiusemajnaj notoj); Freiberger Volksztg., 1. 6., 27. 6., 1. 7., 28. 9.; Der Sozialdemokrat, Dresden, sept.; Geschäftsanz. f. Liebertwolkwitz, 24. 9., 8. 10.; The Labour Woman, London, okt. (rubr.); Les Nouvelles Littéraires, Paris, 10. 10. (karikaturo); Volksblatt, Boĥum, 5. 10. (multaj notoj!); Young Worker, London, okt.; Rahwa Sona, Tallin, 11., 13., 17., 18., 26., 27. 9.; Volksztg., Görlitz, 27. 9. (?); Fränkische Volkstribüne, 16. 9.; Sachsen-Fußball, 2. 10., 12. 10.; Frihet, Eskilstuna, 1. k 15. 8. (longa art. pri mondl. demando); Norrlandsfolket, Kiruna, 26. 9. (longa artik. de K-do Danielsson).

Pri la SAT-Kongreso raportis:

De Ambtenaar, den Haag, 19. 8.; De Bode, Amsterdam, 9. 10.; Der prolet. Atheist, Leipzig, okt.

Peresper. materialon enpresis:

L’Ecole Emancipée, Saumur, 11. 10.

*

En la nova libro „Libertinage et Prostitution“ (Malbonmoreco k Prostituo) de E. Armand, konata francia anarkisto, troviĝas (sur pĝ. 293/94) kelkaj linioj pri „S-ulo“ (rilate al raporto pri sekto de kripligantoj en Rusio, aperinta en „S-ulo“).

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

AŬSTRIO

K-do Johano Prajs, Jägerstr. 5/29, Wien 20, kêl, pri ĉ. temoj.

Gek-doj de grupo Leoben koresp. kêl, krom Germanio. Resp. garantiata. Skribu al: Wolf Prieger, Leitendorf, 45 b. Leoben.

ĈEĤOSLOVAKIO

23-jara junulo dez. interesan koresp-adon kêl. Gek-doj. Interŝ. PM. Adr.: K-do Felix Rausch, Miroslav.

GERMANIO

Fotoamatoro interŝ. fotojn kun fotantoj ĉl. Skribu al: Kurt Schicktanz, paperfaristo, Schandauerstr., Sebnitz / Sa.

K-do Walter Mütterlein, Köhlerstr. 5, Meissen / Sa., kêl, PI.

K-do Alex. Meckert, poŝtejo, Schkeuditz, koresp. kêl, precipe kun poŝtistoj. Nepre resp.

SEA-grupoj Mannheim k Heidelberg koresp. kêl, pri ĉ. t. individue k kolektive. Adr.: K-do R. Weiner, Herschheimerstr. 19, Mannheim-Käfertal.

NEDERLANDO

K-do T. Goudbeek, Piet Heinstr. 35, Zwolle, interŝ. PM kêl, po 50. Resp. garantiata.

SOVETIO

Atentigo.

Timegante, ke niaj Sovetiaj K-doj estu ĝuste informataj pri la okazantaĵoj en la Esperanta Laborista Movado, la CK de SEU malpermesigis en Sovetio ĉiujn SAT-eldonaĵojn. Multaj SAT-anoj tamen deziras havi interrilatojn kun Sovetianoj k pro tio ni publikigas k -os — korespondpetojn elĉerpitajn el „Isto“.

K-do Leo Savĉenko dez. kor. kun junkomistoj. Mi estas komencanta esp-isto. Stancija Volŝskaja d. 16, Stalingrad.

K-do Henriko Herodnik (studento 20-jara) dez. kor. pri ĉ. t., precipe pri literaturo, sporto k korpkulturo, kolektas PM ktp. Vetrino, 10, BSSR.

Instruisto Herodnik H., 20 gelernantoj (sepjara lernejo de kolektiv. junularo) dez. kor. kolektive per let. k PK pri ĉ. t. Poĉta Vetrino. BSSR.

K-do Miĥel L., dez. kor. pri ateismo. Internacionalnaja 58/18, Kaluga.

K-do E. A. Veselov, biologo, dez. kor. kun eksterl. K-doj pri sciencaj temoj. Pravaja naberejnaja 42, Pereslavl-Zaleskij (I.P.O.).

K-do Miĥ. Zolotavin dez. kor. en intersteno. Eleckaja 26, Stalingrada Volgo.

K-do K. F. Ŝibakov dez. kor. kêl. pri div. temoj. 5, Severnaja 102, Omsk, Siberio.

K-do Eŭgeno Revjakin dez. kor. kêl pri ĉ. t. per L, PI, PK. Saratovskaja 8, Sizranj.

K-do Polaŝĉuk: esp. grupo dez. kor. kolektive kêl pri ĉ. t. k interŝ. PM, Kramatorskaja N.E.S., Donbass.

K-do Miĥ. Dmitriev dez. kor. kun Gek-doj el ĉ. l., ul. 3-go Ijula 61, kv. 39, Leningrad.

Gelernantoj de 7-jara lernejo dez. kolektive kor. pri ĉ. t. kêl. Adr.: K-do Potana, Semiletka Donbass, p. o. selo Makeevka.

K-do M. Griŝin (25-jara) dez. kor. kêl pri lab.vivo k a. temoj. Oreĥovo-Zuevo, Mosk. obl Zuevo, ul. Urickogo 985.

K-do V. Artjemov dez. kor. kêl. pêt precipe kun Jap., Ĉinio, Afriko. ul. Engelsa 18, Taganrog.

K-do M. Sklabovskij dez. kor. kêl pêt. precipe kun Usono, Ĉeĥosl., Britio. 4. Novo selovka 9, Taganrog.

SVEDIO

Koresp-adon dez. 2 junaj esp-istoj, L, PK. Certe resp. Adr.: Helge W. Anderson, Evert Ericson, Älvhyttan, Vikersvik.

Atentigo k Informo

por ĉiu el miaj gekorespondantoj k gekonatoj!

La aplikata metodo politika de la germania socialdemokrata partio ekde la militeksplodo ne kontentigis min k kondukis min en alian laboristan partion, ĝis la „unuiĝa kongreso“ inter „Sendependaj“ k „Socialdemokratoj“ ree anigis min al la soc. partio nuna. Tamen mi kontraŭis la agojn de la nuntempa k estinta gvidantaro, kiu decidis pri la ĉeftaktiko de la soc. partio. Kiel fundamentajn erarojn mi rigardis (as) la tro fruan aranĝon de ĝenerala baloto al parlamento, la kreon de civitana armeo anstataŭ pure proleta, la eviton interligiĝi kun Sovetio, la koalician politikon, la sintenon rilate ekleziajn aferojn, la procedojn kontraŭ ribelantaj laboristoj en industriaj regionoj, la nunan politikon de tolerado ktp. Tamen mi restis membro de tiu ĉi partio, pensante, ke aŭ la nunaj gvidantoj ekkonos siajn ĝisnunajn agojn kiel erarojn aŭ la alipensantaj partianoj sukcesos ŝanĝi la oficialan politikon de la partio k ĝian programon. Ne plu estas ĉe mi tiu ĉi kredo; ne plu povas mi pro amo al nia proleta esp. movado subpremi mian ribelemon kontraŭ tiu sistemo. Tiâl mi depost ekzisto de la nova partio „Socialista Laborista Partio Germania“ aniĝis al ĉi tiu partio, k mi estas preta konsekvence porti ĉiujn sekvojn.

Kamaradece salutas!

Konrad Deubler (SAT-ano 30.)

ENHAVO

paĝo
Milito k revolucio 31—32
Por nia medito 32
El Aŭstralio 32
Rezultoj de l’angla inflacio en Estonio 32
Okaze de la 7-a de novembro 33—34
Per SAT en Skandinavio 34—35
La klasbatalo tra la mondo 36
Diskutejo 36—37
Amo k feliĉo 37
Scienco k tekniko 37—38
Tre danĝera rifo estas evitita 38
Sennaciula liberpensula paĝo 39
Tra Esperantio 40—42

Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 372-373, 19-a de novembro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 30,4,69,12] Kapemblemo: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

8-a JARO, N-o 372/373 — LEIPZIG, 19. / 11. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerchner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio) | APERAS SEMAJNE

RACIIGO.

En la gazetoj oni multfoje legas pri raciigo en la industrio, terkulturo ktp. La sekvo ĉiam estas pligrandiĝanta senlaboreco, pliakriĝanta mizero ĉe la laboristaro.

Oni povus sin demandi, ĉu ni laboristoj — se eblus — devas kontraŭstari tiun raciigon. Estas laboristoj, kiuj malamas ĉian raciigon, aliaj, kiuj simpatias ĝin. Ili aldonas, ke en la kapitalisma produktadsistemo, raciigo estas malbeno, sed en socialisma ĝi estas beno. En Sovetio oni raciigas la industrion, terkulturon, ktp. k tie ĝi montriĝas kiel beno.

Sed tiel simpla la afero ne estas, laŭ mi. Oni povus imagi, ke, en vera socialisma sociordo, la industrio estos tiel perfekte raciigita, ke du horojn labori sufiĉos. Sed grave estas, ne kiom da horoj ĉiutage ni devas labori, nur: kiom da utilo nia laboro havas por la socio, do kiom da ĝuo ĝi donas al ni. Raciigo estas interesa, ĉar pruvo de homa intelekto. Por mi ĝi tamen estas alcelinda nur, se ni sukcesos redoni al ni la laborĝuon. Laborĝuo certe ne estas nur demando pri labordaŭro aŭ ekonomia problemo. Laboro super la „ruliĝanta rubando“ restos monotona, ĉu en kapitalisma aŭ en socialisma produktadsistemo.

Antaŭ nelonge mi legis artikolon de Ilja Erenburg, kiu estas sufiĉe interesa por meriti tradukon. Jen ĝi estas:

„La ruliĝanta rubando.

Dudekkvin mil laboristoj laboras en la fabrikoj de Sitroen (Citroën). Iam ili parolis diverslingve. Nun ili silentas. Kiam oni rigardas iliajn vizaĝojn pli atente, oni rimarkas, ke tiuj homoj venis ĉi tien el diversaj landoj. Ĉi tie estas parizanoj k araboj, rusoj k ĉinoj, bretonoj k provencanoj, hispanoj k poloj, negroj k anamitoj. Iam la polo plugis la kampon, la italo paŝtis siajn ŝafojn, la Don-kozako servis fidele k kredeme la caron. Nun ili ĉiuj laboras super la sama rubando. Ili ne parolas unu kun la alia. Iom post iom ili forgesas pri la senco de la vortoj; vortoj, kiuj estas varmaj kiel la haŭto de ŝafoj aŭ krudaj kiel terbulo de noveplugita kampo.

[BILDO p.1 | 33,45,64,77] Desegnaĵo: duonnuda, muskola laboristo kun ĉapelo sidas lace sur benko en fabriko, kun maŝinoj kaj iloj malantaŭe. Subskribo: «Desegno de Steinlen.»

La muĝado de la maŝinoj surdigas la provencanojn k ĉinojn. Iliaj okuloj iĝas vitrecaj k malserenaj. Ili forgesas pri ĉio surtera: pri la koloro de la ĉielo k pri la nomo de sia naskiĝurbo. Ili daŭrigadas firmigi ŝraŭbojn: la aŭtomobilo ne bruu! La inĝenieroj pensadas, kiel oni povus konstrui perfekte senbruan aŭtomobilon. La aĉetanto estas tiel nervema! Kiuj laboras super la rubando, tiuj ne estas nervemaj; ili ne havas nervojn. Ili havas nur manojn por surmeti radon, firmigi ŝraŭbon.

La agentoj de Sitroen tambure reklamas por maroj k montoj, por la bordoj de la Lŭar (Loire), por Alpaj pasejoj, por pinarbaroj k ozono. Sed la aero en la laborejoj de Sitroen estas saturita de la maŝinhaladzoj, de venengasoj, malbonodoro de bolantaj oleoj, akraj vaporaĵoj de acidoj, alkoholo, benzino, farboj k lakoj. Metalo estas „elmanĝata“ de acidoj — la laboristoj ekhavas haŭterupcion. Metalo estas sable surŝprucigata — la ftizo detruas la vivon de la laboristoj. Metalo estas lakata per aŭtomataj ŝprucigiloj — la laboristoj estas venenataj de la haladzoj. En la fandejoj la okuloj de la laboristoj eklarmas pro la oleoj k sulfuro, iom post iom ili ne plu povas toleri la sunlumon. Sed por kio ili bezonus okulojn, orelojn, la vivon mem? Ili ja havas manojn! Ili laboras super la ruliĝanta rubando!“

Jen kapitalisma raciigo. La socialisma raciigo ne estas krima, kiel estas la kapitalisma, sed ĉu ĝi ne estos enuiga, monotona? Jen, Gekdoj, mia demando. En sia parolado, okaze de la festkunveno antaŭ la Amsterdama Kongreso, K-do Lanti diris:

„La artefariteco jam profunde penetris en la vivon de l’popoloj; ĝis tia grado, ke hodiaŭ stariĝas la demando: ĉu la homo fariĝos sklavo de l’ maŝino? aŭ ĉu li sukcesos per prudenta raciigo k taŭga, celkonforma organizigo sklavigi la maŝinon al si? Mi havas la esperon, ke la dua demando estos jese respondata: la homo liberiĝos k sklavigos la maŝinon; lia [?] elpensemo venkos ĉiujn naturajn fortojn.“

Jen, esperdonaj vortoj, kiuj pleje

— paĝo 2 —

44 — SENNACIULO

trafis min. Sur kio baziĝas la espero de K-do Lanti? Neniu homo povas antaŭdiri la estonton, mi scias, sed kelkfoje oni povas anticipi ĝin. Kiu volas respondi mian demandon, estiĝintan el nebula koncepto pri la sociologio? Eble K-do Lanti mem volas inici min?

SAT-ano 14942.

*

La demando starigita de nia K-do estas tre interesa k eĉ gravega. Por konvene ĝin respondi, sufiĉe ampleksa pritrakto estus necesa. Kaj plie mi konscias, ke pri tiu temo oni povus eĉ trovi argumentojn por pravigi tezojn inter si kontraŭdirajn.

Estas neniu certa pruvo, ke la homaro sin direktas nepre al ia „ora epoko“, prikantita de poetoj. Cetere la antikvuloj difinis tiun epokon en la pasinto, ne en la estonto. Kiam oni konstatas, kiom stulte agas la homoj, estus tre facile imagi, ke nia civilizo sin direktas al disfalo, al pereo per ondoj da venenaj gasoj k disŝutado de baciloj ne malpli mortigaj.

En la antaŭparolo al „Naciismo“ mi jam diris pri la motivoj, sur kiuj sin bazas mia espero: en la cerboj de l’homoj kreskas la teknika menso, dum malkreskas la mistike spekulativa. Sed tiu procezo okazas tre, tre malrapide.

Mi limigos mian respondon al la konstato, farita en la ĉi-supra artikolo: La nuna stato de la tekniko ebligas organizi la produktadon tiel, ke duhora laborado ĉiutage sufiĉus por ke ĉiu homo povu ĝui komforton k fizikan bonstaton. (Mi diras „fizikan“, tial ke la feliĉo ofte estas grandparte subjektiva afero) — kondiĉe ke la homoj ne elspezu sian energion por konstrui militŝipojn, kanonojn k. a. mortigilojn. Nu, ĉu tiu mallongdaŭra labortempo, eĉ se ĝi estas tede aŭtomata, povas tre domaĝi al la homo? Mi ne kredas. En ĉiu ajn metio, en kiu la laboristo devas uzi iniciativon, se li laboras 8 horojn, estas certe almenaŭ du horoj, dum kiuj li havas iun tedan k ofte tre lacigan manipuladon. Mi spertis tion mem en la meblista fako, k tiam la labordaŭro estis minimume dekhora.

Se oni konsentas, ke ĉiu homo povas sen domaĝo por siaj sano k intelekto fari duhoran tedan laboron, la demando tiam prezentiĝas aliel: Kiel oni organizu la socian vivon por ke ĉiu havu la eblon interese k distre utiligi sian liberan tempon? Ĉiu ja konsentas, ke la memvola laborado estas vera distro; oni sekve devas antaŭzorgi, ke la homoj povu labori por sia distrado anstataŭ kartludi aŭ amatore fiŝĉasi k. s., se ili preferas la unuan distromanieron. Mi opinias, ke tiu problemo estas solvebla. Ekzistas nenia maleblo, ke ĉiu hejmo enhavu ĉambron, destinatan kiel laborejo. En tia laborejo estas eĉ facile instali elektran forton, per kiu estus funkciigataj diversaj iloj necesaj por produkti malgrandajn objektojn.

Ne necesas havi tre fortan imagpovon por prezenti al si socion, en kiu ĉiu sana homo estus devigata oferi du horojn ĉiutage por plenumi tedan laboron, necesan por ke ĉiuj povu ĝui fizikan bonstaton. Post tiu deviga laboro la homoj havu la eblon okupi sian tempon laŭplaĉe; ilia fantazio estu sen ekstera brido; ĉiu havu, ekzemple, la eblon instali k ornami sian hejmon laŭ sia propra gusto…

Por ŝtopi la breĉon en la buĝeto de SAT

  1. listo:
Donacinto Valuto Sumo
Amsterdama anarkia grupo (per K-do Wessels) fr. fr. 70.—
Stalinano (Paris) fr. fr. 10.—
K-dino Louzon, Ita, Vence fr. fr. 10.—
Bern Weber, Mainz fr. fr. 20.—
A. v. d. Heid, Dortmund mk. g. 4.—
Syversen, 5663, Löten kr. norv. 5.—
G. v. Dienst, 17 404, Roterd. guld. 0.40
v. d. Plas, 16 959, Roterd. guld. 2.05
Köckeritz, 77, Dresden mk. g. 1.25
Schneider, 5488, Sulzgries mk. g. 2.50
Sandberg, 15 324, Landskrona mk. g. 2.20
Ramschak, 10 504, Judendorf mk. g. 0.72
Ekström, 12 439, Boras mk. g. 2.10
Liedermooij, 16 458, Amsterd. mk. g. 3.40
Häckel, 1162, Leipzig mk. g. 3.—
Larsson (13 191), Persson (13 192), Aldrin (13 619), Persson (13 616), Oskarsson (13 725), Fauhler (13 736), Sundkvist (14 862), ĉiuj en Skoghall, po 2 kr. sved. = kr. sved. 14.—
Asp, Karlstad kr. sved. 2.—

Ida 10 fr., Ozerée 7 fr., Suzane 5 fr., Kaczka 4 fr., Francis 2 fr., Glodino 5 fr., Glodo 5 fr., Chiland 2 fr., Pâris 10 fr., Meyer 2 fr., Marceau 2 fr., Villa 1 fr., Rachel 4 fr., Blanchard 10 fr., Hamleto 6 fr., Figueras 3 fr., Cachon 10 fr., 1768 — 5 fr., N. 1 fr., X 5 fr., Arturo 10 fr., ĉiuj en Parizo: 2. listo sume: fr. fr. 109.—

Sed kiam oni studas tian problemon, senĉese stariĝas demandoj pri detaloj. En la deviga laboro ĉu estu enkalkulata, ekzemple, la produktado de tabako k alkoholo? Ĉu vegetaranoj partoprenu la viandindustrion? Ĉu? ĉu? Centfoje mi povus simile demandi. Kaj al tiaj demandoj oni ne povas trovi alian konvenan respondon ol tiun, ke toleremo devas esti instruata k aplikata. Tiom longe, kiom ia ajn dogmemo regos en la cerbo de l’homoj, tiom longe la socio baraktos en malharmonio k malpaco.

Kaj ĉu la toleremuloj toleru la impertinenton k trudemon de dogmuloj? Mia respondo kredeble ne kontentigos K-don 14 942; sed, mi ripetas, la temo estas vasta k neeble estas ĝin konvene pritrakti en mallonga skribaĵo.

E. L.

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!

Pri anarkistaj kolonioj.

De tempo al tempo, unu aŭ pluraj K-doj, lacigitaj per la infera vivo, kiun ni pasigas en la grandaj urboj, decidas foriri por serĉi tian ekziston, kian ili imagis pli libera. Sendiference ili kredas, ke tiun ĉi liberon, tiun ĉi sendependecon personan, ekonomian aŭ politikan, ili povas renkonti nur irante al la kamparo, nur en la kulturado je tiu ĉi bona tero, kiu pro la sola motivo, ke ĝi estas la tero, la patrino de ĉia vivo, al ili konsentos noblanime ĉion, kion ili bezonas por la kontentigo de siaj bezonoj, de siaj plezuroj k de siaj malvirtoj, supoze ke neniu el ili sin kredas sanktulo; konsekvence, ili kalkulas, ke krom siaj plej nepraj necesoj tiu ĉi benita tero liveros al ili, kiel por ensorĉo, ĉiujn produktojn utilajn por la plena satigo de iliaj denaturaj aŭ akiritaj gustoj.

Estas plezure vidi, kun kia entuziasmo ili preparas sian sakon; k ni sentas nin iom humiligitaj per la malŝato, kiun ili manifestas al ni, kiuj hezitas tiel, kiuj estas tiel alkroĉitaj al ĉi tiu civilizo k malhavas la firman kuraĝon por definitive rompi kun la medio k sekvi ilin en la regionojn sovaĝajn k netuŝitajn de l’tuta socia korupto. Certe, la kuraĝo mankas al ni por ilin imiti; sed ni sekvas ilin kun profundaj simpatio k nostalgio; ni deziras al ili tutkore la plej kompletan triumfon en iliaj provoj, ĉar ekzistas ĉe la fundo de ĉiu estaĵo natura amo por la tero, profunda bezono pri pli granda libero, fine la grandega deziro al malpli malsimpla vivo ol tiu, kiun ni pasigas en la urboj.

Kaj ni spertas grandan aflikton, kiam post ioma tempo, unu jaro aŭ du, tiuj ĉi K-doj revenas, venkitaj de la realo, kun unu iluzio malplia.

Kio okazis? Kiajn malfacilojn ili frontis k kial ili ne povis ilin venki? De kie ekstaris la malamiko sufiĉe forta por sufoki ilian entuziasmon, detrui iliajn iluziojn, fiaskigi provon, kies sukceso al ili aperis tiel facila k tiel certa?

Mi ekserĉis tiun ĉi malamikon, mi provis ekklarigi la originajn kaŭzojn pri la malsukceso de ĉi tiuj bonegaj iniciatoj. Mi rimarkis, ke ili estas diversaj, preskaŭ ĉiam la samaj. Mi volas klopodi ilin unuigi sub kelkaj punktoj:

  1. Nekompetento de l’K-doj rilate al tio, kio koncernas la terlaborojn; malatento pri la klimataj kondiĉoj k eraro en la elekto de l’loko adekvata al kulturo varia k necesa por la nutraĵoj nepre bezonataj por la konservado de l’vivo; malsufiĉo de l’financaj rimedoj necesaj por vivi tiom longe, ĝis la grundo liveris la nepre necesan.

  2. Neakordigeblo de karaktero k gustoj inter la diversaj partoprenantoj al la provo; nekapablo interkonsenti

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 45

pri la necesaj laboroj k la maniero ilin plenumi; manko aŭ nesufiĉo de tolerema spirito nepre necesa por la harmonio de l’kolektivo.

  1. Tro granda foriĝo de ĉiu kontakto kun la anarkista mondo; melankolio k malgajo ekposedas post ioma tempo la animon de l’personoj nekutimigitaj al la soleco; nostalgio k deziro al aferoj, kiujn oni scias superfluaj, sed kiujn la kutimo igis necesaj, aferoj, kiuj povas esti akirataj precize nur en multpersonaj komunumoj.

  2. Seksa sindeteno ĉe pluraj el la membroj de l’kolektivo, se ekzistas malekvilibro laŭkvanta de l’seksoj, kun la neevitebla akompanaĵo de ĵaluzoj, envioj, malamoj, ktp.

  3. Mallaboremo, malbonvolemo, labor-evitemo, aŭtoritatemo, unuflanke; manko de interna disciplino ĉe la individuoj, aliflanke.

Tio ŝajnas al mi esti la ĉefaj kaŭzoj pri la multnombraj malsukcesoj de la provoj je anarkistaj kolonioj. Ĉar la nuntempa homo k speciale la anarkisto — k tiu ĉi aserto, sub la plumo de individuisto, surprizos multajn legantojn — estas ekstreme sociema animalo, k fariĝis por li nepra neceso vidi sin ĉirkaŭita de estaĵoj, bonaj aŭ malbonaj, de sia speco. Se, dum momentoj, ni ĝuas la soleston, tio estas sub la kondiĉo, ke ĝi ne trolongiĝu; se ĝi daŭradas dum semajnoj, monatoj, la koro ploras pri sia rezigno, la spirito fariĝas melankolia k la nervoj netolereblaj. Tia estas la ŝarĝo de l’kutimo!

La neakordigebloj de karaktero, kiuj estas sensignifaj ĉe la amaskuniĝoj, kiujn ni havas permeson forlasi, se al ni venas la deziro je tio, prenas grandegajn k dramecajn proporciojn en malgranda medio, de kiu disiĝi ni povus pensi nur per suferado de grandaj oferoj. Tiuj K-doj konstatas ankaŭ rapide, ke oni devas multe ŝviti por elakiri de la tero vivrimedojn, k ke vivi en la urbo ofte postulis de ili malpli da penado. Ili sonĝis pri favora, malavara, amika naturo: nu, ju pli ili malproksimiĝas de la tielnomata civilizo, des pli sin montras malamika, avara k kruelega tiu ĉi naturo.

La arbaraj fruktoj estas maloftaj k ĝenerale apenaŭ manĝeblaj. Se oni elektas tropikan k ankoraŭ sovaĝan lokon, oni devas kalkuli, ke vin atendas jaroj da veraj turmentoj, ĉar en ĉiu taga aŭ nokta horo la kuloj formanĝas vin vivanta k ne lasas al vi momenton de ripozo. Se oni volas adaptiĝi al tiu ĉi vivo de izoleco, oni devas rezigni je 80 pocentoj el la komfortaĵoj, al kiuj ni kutimiĝis: sin kontentigi pri simpla kabano, dormi sur ajnaĵo, malatenti preskaŭ tute ĉion, kio rilatas al higieno; redukti la varion de l’nutraĵoj al kelkaj kuiraĵoj; rezigni je la plezuroj de variaj spektakloj, artistaj, muzikaj, literaturaj, ktp; senigi sin je granda parto de libroj k, ofero kelkfoje pli granda ol la cetero, rezigni je ĉiutaga gazeto, kiu ĉiumatene formas la plej potencan fadenon, kiu ligas nin kun la ekstera mondo…

Se vi emas rezigni je ĉiuj tiuj aferoj, se vi atingis tian staton da mizantropeco, ke vin indiferentas la sorto de l’cetera homaro, vi estas maturaj por provi la eksperimenton… Sed ne ekribelu, se oni diras al vi, ke vi transformiĝis en remaĉulojn.¹

E. Arigoni en „L’en dehors“ (Eksterulo) n-o 216/17. — Elfrancigis H.

¹ T. e. en homojn malinteligentajn k senpensajn (kiel bovoj). — Red.

Kiu povas monhelpi al SAT por ke ĝi ŝtopu la breĉon, faritan en ĝia buĝeto per la makiavela faro de malhonestuloj, k tamen ne faras, tiu estas avarulo k ne vere inda SAT-ano.

Ĉiu laborhavanto nepre helpu ŝtopi la breĉon.

La novaj homoj en Latvio.

Eble la titolo por ĉi tiu artikolo strange tuŝas vin; mi celas rakonti ĉi tie al alilandaj K-doj, kiel ankaŭ en la reakcia Latvio, malgraŭ la ĥaoso, gelaboristoj jam lernis ĝuste pensi k agi; ne kritiki, sed nur priparoli la bonajn faktojn.

Pri la ĥaoso en la pensado k agado de l’laboristaro oni devas multe kulpigi la laboristan gazetaron en nia lando, ankaŭ la plej maldekstran. Ekzemple, malgraŭ ke la senlaboreco ĉi tie estas granda, ne estas trafe laŭ mia opinio, ke nia maldekstra gazetaro kontraŭstaru forte al tio, ke la burĝoj enkondukas alilandajn kamplaboristojn k alilande faritajn produktojn (lasttempe ankaŭ ŝuojn). Unue, la varoj pro la pli altaj dogan-impostoj fariĝas pli karaj, k due, plej grave, la pensmaniero tre suferas pro tio ke la gazetaro skribas (proksimume): Jen la kaŭzo, kial ni havas senlaborecon! Kie do restas la internacia solidaro de la laboristaro? Kaj pro tio multaj gelaboristoj ankoraŭ esperas, ke per trafa agado oni povas multon plibonigi, eĉ se restas la kapitalisma sistemo.

Ankaŭ oni povas trovi nuntempe artikolojn, kiuj kontraŭas la liberan amon k gloras la malnovan edzecon. Kompreneble la libera amo en la nuna formo enhavas multe da malbonaĵoj, sed tial oni devas serĉi novajn vojojn, anstataŭ laŭdi la edzecon, kiu havas multe pli da mankoj, ol la libera amo.

Bona afero estas, ke jam multaj, ankaŭ inter la socialdemokratoj, komprenas, ke la kaŭzo de ĉio malbona estas la kapitalista ekonomi-sistemo k ke necesas atingi la socialismon. Unu parto pensas, ke oni povas tion atingi tuj, sed alia, ke nur post cent jaroj. Tio cetere ne gravas; gravas la fakto, ke dank’ al tio, la laboristoj fariĝas „novaj homoj“. Ili ne rigardas plu al tio, kiel loĝas la burĝoj k ankaŭ ne aspiras plu sekvi ilian ekzemplon, sed vivas tiel, kiel al ili ŝajnas plej racie k plej bone. Ili kontraŭbatalas la drinkadon k ili havas sukcesojn, ĉar malgraŭ la klopodoj de l’registaro (ĉi lasta ja multe gajnas el la alkoholkonsumo) la drinkado malpliiĝas konstante. En plej nova tempo tiuj laboristoj kontraŭstaras ankaŭ la fumadon k en la ĵus fondita kontraŭnikotina societo¹ eniras ankaŭ laboristoj, ĉar la novpensaj laboristoj ne plu volas subteni la kapitalistojn per burĝaj kutimoj k manioj. La ŝtato kvazaŭ ne ekzistas plu por ili: ilia ŝtato estas la laborista movado, por kiu ili libervole laboras, rilate al kiu ili estas honestaj, laboremaj k havas ĉiujn bonajn ecojn, kiujn la burĝoj tiel varme rekomendas al ili en ilia sinteno kontraŭ la ŝtato. Ankaŭ la kooperativa movado ĉi tie nun progresas.

Arvids Kurmis.

¹ Ĉi tiu societo estas oficiale malfermita la 25. okt. 1931. Oni korespondas esperante. Provizora adreso: Riga, poŝtkesto 1444 (A. Kurmis).

Salajro-redukto en la fabrikoj en Estonio.

Laŭ la oficialaj informoj de l’Internacia Laboroficejo la reala salajro de l’estonaj laboristoj estas unu el la plej malaltaj en la tuta mondo. Sed la reala salajro multe plimalaltiĝis ĝuste dum la lastaj monatoj, ĉar la leĝo pri la loĝej-preznormoj nun perdis sian validon k la domposedantoj altigis la loĝejprezojn ofte ĝis 100 %. La salajroj de l’fabriklaboristoj estas de 1 ĝis 2 kr.¹ tage; ĉe sezonlaboroj, kie oni laboras nur dum someraj monatoj, la salajroj eble atingas ĉ 3 kr. tage, sed la sezonlaboristoj estas dum pli ol duono de la jaro senlaboraj. Laboristaj nemeblitaj loĝejoj unuĉambraj kostas 10—20— kr. monate, duĉambraj 15—30 kr. Kio do restas de la salajro, se oni ricevas tage nur 1—2 kr., krome — povas labori, pro manko de laboro, nur 3—5 tagojn en la semajno, k jam por loĝado devas pagi monate 10—30 kr.?

Sed tio ne pensigas fabrikposedantojn. Ili konstante malplialtigas la salajrojn. Ekde la 1. oktobro estas reduktitaj la salajroj de l’laboristoj en la plej granda fabriko de Tallinn, en la lignaĵfabriko „A. M. Luther“ je 10 %. Tio ne signifas nur la malaltigon de l’salajroj en la nomita unuopa fabriko, sed ĝi signifas signalon ankaŭ al la aliaj fabrikoj — malaltigi ĝenerale la sa-

¹ Sveda krono (ankaŭ estona marko) = ĉ. 0.27 dolaro.

— paĝo 4 —

46 — SENNACIULO

lajrojn. La entreprenistaro atakas la laboristaron en plena fronto, ne nur en kelkaj fakoj.

La laboristaro de la nomita fabriko esprimis sian plenan kontraŭstaron al la propono de l’fabrikdirekcio pri salajrmalaltigo k montris, ke tia paŝo de la fabrikdirekcio estas neniel pravigebla. La laboristaro postulas reprenon de la salajrmalaltiga propono.

Konsiderante, ke la tuta estonia entreprenistaro preparas ĝeneralan malaltigon de la laboristaj salajroj, la estraro de l’Centra Asocio de Estoniaj Laboristunuiĝoj (kiu anstataŭas la sindikatan movadon) sendis siajn reprezentantojn kun memorando al la ŝtatestro k al la ministro por sociaj aferoj, postulante de ili, ke la registaro de l’respubliko faru rapide koncernajn paŝojn por ordigi la salajrtarifon de la laboristoj k por certigi al ili homan viveblon, kiun ili rajtas havi laŭ la konstitucio de la respubliko.

N. Ruus (15 428).

Havenkapitalistoj pri Sovetio.

Pasintan semajnon faris parlamentano Vliegen al la ministro jenajn demandojn, kiuj meritas nian atenton: Tiuj landoj, kiuj ne havas komerckontraktojn kun Sovetio, devus pagi pli por haven-, tren-, lumrajtoj ktp. ol la kontraktintaj landoj. Laŭ Vliegen (socialdemokrato) tiu tropagigo estas „honto“ por la ekspluatantaj landoj. Tial li, la ministro de laboro, komerco k industrio, uzu sian tutan povon por influi Sovetion nuligi tiun regulon!

Ĉu ni ne rajtus miri pri tia neo de la kutimo doni pli favorajn kondiĉojn al kontraktintaj landoj? Landoj kiel Nederlando, kiu rifuzas rekoni Sovetion kiel amikon, nur volas interrilati, kiam temas pri profito. Estas kompreneble, ke Sovetio enkondukis leĝon speciale direktitan kontraŭ tia agado.

Cetere ŝajnas, ke sampartianoj de Vliegen rajtas postuli de li klarigon pri lia debuto kiel defendanto de la intereso de aro da „elsuĉistoj“, kiu certe ne uzos ŝparotan monon por plibono de la laboristaro. Ni ne forgesu la lastjaran bojkoton de grenimporto el Sovetio, dum la ujoj estis plenplenaj je sovetia greno. Kiam la greno estis forvendita, la bojkotintoj tuj decidis denove importi la „malbenitan sovetian grenon“.

Tiel evidentiĝis, ke ili ne volas malaltigi la vendprezon, por liveri malkaran panon al niaj laboristoj. Kvankam mi ne volonte sugestus, ke Vliegen pli sentas por la apudaj nederlandaj kapitalistoj ol por la malproksimaj sovetiaj laboristoj, mi tamen volas proponi, ke li povus pli dece okupi sin postulante de la registaro la oficialan agnoskon de Sovetio.

P. G. van der Plank, Dordrehto [?].

Protestu kontraŭ la hispana registaro!

Ĝis nun la malliberejoj de la hispana respubliko estas plenaj de proletoj. Inter tiuj malliberejoj troviĝas la ŝipo „Antono Lopez“, kiu kuŝas en la Barcelona haveno k kie oni enfermis ankaŭ niajn italajn amikojn, viktimojn de la faŝista reĝimo. Estu niaj protestvokoj aŭdataj de ĉiuj sopirantoj al la libero!

Ni sciigas al la tutmonda proletaro, ke antaŭ nelonge estis enkarcerigataj tri italaj K-doj en Barcelono k spertis la novan surmaran karceron, la ŝipon „Antono Lopez“. Frumatene, sen plua avizo, ili estis kondukataj al la portugala landlimo, sed rifuzis nature eniri la patrion de l’faŝista Karmona, ĉar de tie ili estus eble transliverataj en la manojn de Musolini, kio signifus la morton por ili. Nun ili aŭdigas sian voĉon el la Madrida malliberejo: „Ni restas ĉi tie depost ok tagoj, nesciante, kion oni faros kun ni. Al Francio ni ne plu povas iri, ĉar ni estas eksterlandigitaj de ties registaro. Ni ne havas vestaĵojn por ŝanĝi, ĉar tiuj estas en Barcelono. Ni petas vian agon por helpi al ni. Bidoli, Delonte, Kufini.“

Ni petas la tutmondan proletaron sendi (neilustritajn) poŝtkartojn en hispana lingvo kun la suba teksto:

„Sr. Presidente de la Republica española M. Azaña, desde estas lejanas tierras, los abajos firmados protestamos delante de su gobierno por los presos politicos y sociales y pedumos la libertad de nuestros camaradas en la barco ‚Antonio Lopez‘ y carceles.“ (Adreso: S-r Presidente de l Consejo de ministros M. Azaña, Madrid, Hisp.)

(La esp-a traduko tekstas: S-ro prezidanto de l’hisp. respubliko M. Azana, de tiuj longaj teroj (? — Red. Eble: de tiel malproksimaj landoj…) la subskribintoj protestas antaŭ via registaro por la malliberuloj politikaj k sociaj, k petas liberigon por niaj K-doj en la ŝipo „Ant. Lopez“ k karceroj.)

Subskribu per multaj nomoj de espistoj k neesp-istoj. Ni eldevigu la liberigon al niaj fratoj!

J. Folch (15 412) k Ramon Batalla, Tosi Moullor, Gr. Miguel, Miquel k Jaime Vilatersana, J. Malet, J. Cervello, J. Pardell.

MI VOLAS SCII…

Kial multaj SAT-anoj uzas nekonatajn religiecajn datnomojn, ekz. „pentekosto“? Mi ne scias, kiam okazas, nek kio estas „pentekosto“.

J. M. Kerr (Usono).

Estas la papo!…

Al la demando starigita en la n-o 365 ni ricevis du ĝustajn respondojn, nome tiujn de K-doj 660 (Francio) k 17 411 (Nederlando). Ambaŭ respondintoj ricevis la promesitan premion. — Ni ricevis ankaŭ aliajn respondojn, sed ili estas tute eraraj.

KLARIGO

Por ĉiuj mendoj, kiuj estas farataj je la SAT-eldonaĵoj antaŭ la 1. decembro, validas la 33%-a rabato. Sekve la K-doj, kiuj loĝas malproksime de Lajpcig, k kies mendo trafas nin nur dum la mezo aŭ eĉ la fino de decembro, rajtas pagi laŭ la rabatita prezo, se la mendo estas donita al la poŝto ankoraŭ dum novembro.

La klasbatalo tra la mondo

Instruista batalo en Anglio.

En la komenco de aŭgusto 1931 ekvidiĝis en la buĝeto deficito de 170 milionoj da funtoj. La registaro proponis al la instruistaro salajr-malaltigon de 20 %. Post kelkaj intertraktoj la propono iĝis 15-elcenta. La plej granda instruista organizo N.U.T. montriĝis fidela apogilo al la registaro. „Ni traktas kun la registaro de nia moŝto. Eĉ la nura penso pri striko ĉe ni ne ekzistas.“ Tute la sama starpunkto kiel tuj post 1914.

Tamen ekestis protestkunvenoj en Londono kun sume 15 mil instruistoj. Stratmanifestacio de 3 mil instruistoj haltigis la trafikon dum duona horo; protestskribo akiris 15 mil subskribojn. En sudokcidenta Londono 7000 lernantoj ricevis en 300 lernejoj nenian instruadon pro lernejprotesta striko, kiu influis ankaŭ la provincon. La nacia Asocio de Instruistoj strikis unu tagon. La N.U.T. staris flanke de ĉi tiuj agoj. Ĝi bedaŭris tiun protestformon k malpermesis al la 650 subsekcioj la kunlaboron.

Post fariĝo de la marista ribelo, la salajr-redukto malpliiĝis ĝis 10 %. — Timante lernejan ribelon, la prezidanto (de N.U.T.? — Red.) deklaris: „La instruistoj restas plue lojalaj, subiĝemaj, naciemaj servistoj de la estontaj civitanoj.“

La klerig-aferoj en Polio.

Je 1. majo 1931 la salajroj de l’instruistoj malaltiĝis je 15 %; la registaro ŝparis 200 milionojn da zlotoj (zloto = proks. 1/10 dolaro). Laŭ speciala deziro de Pilsudski la militistaj k policanaj salajroj ne estis tuŝataj. La registaro celas pluan malpliigon ĉe la instruistaj salajroj je 20 %. Komence de aŭgusto miloj da ŝtatoficistoj estis eksigataj, inter ili 1900 instruistoj. Laŭ la ŝparplanoj la lernejoj el 7 klasoj fariĝu 4-klasaj. La infanmizero estas terura. Multaj eniras la lernejon sen matenmanĝo k havas nenion por la tagmezo. La lernejaj komitatoj postulas helpon de la loĝantoj. Tia stato regas en Lodz.

— paĝo 5 —

La aŭstria registaro kontraŭ la instruistoj.

La nova registaro Bureŝ enkondukis salajrimposton. La plimulto de l’instruistoj ricevas sekve de tio 1–2%-an salajran malpliigon. La kristnaska monaldono estis malpliigata je 50%. Rezulto, ke 9 milionoj estis ŝparataj. Post la diktaĵo de Ĝenevo okazis salajra malaltigo de 16%. En 1932 la Vienaj instruistoj eble spertos 30-elcentan malaltigon. La instru-politiko estas entute reakcia. Vieno donas la ekzemplon. La deviga instrua horaro estas altigita je 20%. 400 instruistoj tiel perdis sian oficon. La nombro da infanoj en unu klaso plialtiĝis. La model-institucioj destinitaj por eksterlandanaj vizitoj ne estas ŝanĝataj. La kunedukado de l’du seksoj en pli altaj lernejoj estas forigita.

Laŭ materialo de l’Internacio de Eduklaboristoj. S. A.

Komunistaj manifestacioj en Paragvajo.

La okazintaĵoj en Asompcion estis gravaj. La studentoj k la komunistoj elrabis la palacon de la prezidanto de la respubliko. La gvardio mortigis dekdu atakantojn k vundis dudek ok per maŝinpafiloj. La studentoj deklaris la ĝeneralan strikon. Ili okupis la ejon de la jura fakultato k postulis la eksiĝon de l’prezidanto. Ĉi tiu, kiu dum la atako ne estis en la palaco, poste sin turnis al la popolo kun manifesto, en kiu li diras: „Mi defendos digne pacon k ordon, kvankam parto de la junularo lasis sin devojiĝi de agitistoj, kiuj, atakante mian loĝejon, devigis min al leĝaj rimedoj de defendo.”

L. T.

El Germanio.

En Essen (Rur-regiono), la lokaj grupoj de la komunista partio, radikaldemokrata partio, laborist- k kamparanpartio, kristan-radikala popolfronto k batalkomuno de eksnaciisocialistoj aranĝis komunan manifestacion kontraŭ la faŝismo. Ĉi tiun manifestacion malpermesis la respublika policprezidanto, pretekste, ke ĝi estas komunista.

Komunikis 7 162.

Faŝista agado en Kalifornio (Usono).

La sekvantan sciigon (kiun ni aperigas resumite) ni ricevis rekte de K-do Aptn Sinkler (Upton Sinclair) por publikigo: La socialista partio estas en Usono leĝe organizita partio, kiu celas laŭ konstitucia vojo ŝanĝi la ekonomiajn aferojn en la lando. Organizantoj k paroladistoj de tiu partio havas laŭleĝe la samajn rajtojn kiel aliaj usonaj civitanoj, por konigi sian vidpunkton al la publiko. Komence de oktobro la socialist-partia organizanto de Los Angeles, V. V. Busik (Busick), ricevis de la urbestro de Glendel (Glendale) la permeson fari amaskunvenon en lernejo. La kunveno okazis konforme kun la permeso k ĉeestis pli ol cento da aŭskultantoj, kiuj paceme atentis pri la vortoj de Busik. La policestro k unu el liaj servistoj sidis en la unua vico. Kiam post kelkaj minutoj la oratoro priskribis la nunan situacion en Usono (senlaboreco ktp), k komencis citi la socialistajn rimedojn, la policestro kun sia akompananto forlasis la salonon k revenis kun 20 membroj de la Usona Legio (faŝist-organizo), kiu tenis kunvenon en la kontraŭa flanko de la ŝoseo. Ili penetris sur la estradon, fortrenis Busik, batis lin k disŝiris liajn vestojn. Ĉi tiu vane turnis sin al la policestro por protekto. Nur ekstere de la salono la polica ĉefo konsentis interveni, sed rifuzis aresti 4 el la atakintoj.

Por ke „LA NOVA EPOKO” pluvivu

Ni ricevis jenan leteron:

„23. 10. 1931.

Kara K-do Lanti!

„Por subteni viajn klopodojn restarigi LA NOVAN EPOKON, ni deklaras nin pretaj produkti senpage la unuan n-on 16-paĝan, ĝis la eldonkvanto de 1000 ekz., escepte la kostoj por kliŝoj. Se vi publikigos tion, bonvolu noti nur, ke la produktado de l’unua n-o estas garantiata. Krome ni bonvole helpos skizi novan belaspektan eksteraĵon por la revuo.

Sincere via Oskar Wettig.“

Komento al tiu tre kuraĝiga letero ne estas necesa; ĉiu interesiĝanto faru sian devon k „La N. E.” ne nur pluvivos, sed prosperos.

DISKUTEJO:

Respondo al K-do 15 428 (vd. n-on 366/67.)

Vi nomas mian postulon dispartigi la grandajn bienojn nesocialista agado k komparas tiun agon kun tiu de Gandhi.

Nu, jam la ekzemplo de A. Filip maltrafas la celon. Gandhi havas la idealon forigi la grandan industrion. Certe. Tamen lia propagando por la radŝpinilo havas grandan ekonomian signifon por Hindio. Ĉar tiu povas malpliigi la ekspluatadon k mizeron de l’hindaj terkulturistoj. Tri monatojn dum la jaro ĉi tiuj estas senlaboraj. Antaŭe ili uzis tiun tempon por ŝpini siajn vestaĵojn. Post la okupo, Britio detruis tiun hejman industrion por vendi siajn teksaĵojn. Nun la hindaj terkulturistoj devas pruntepreni je uzurprezoj ne nur pro la farm-mono, sed ankaŭ pro la senlabora tempo. Se oni ne scias alian rimedon, laŭ mia opinio, la radŝpinilo estas pli bona ol lasi senlaboraj k forte ekspluatataj la tieajn homojn.

Vi nomas mian proponon sama ago kiel tiu de Gandhi. Ĝuste antaŭ via diskuta artikolo mi klarigis en alia diskuto la metodon, el kiu rezultis ankaŭ tiu ekonomia propono: Esplori la faktojn k starigi konklude teorion. Vi ja nun asertas:

„En etbienoj la kamparanoj neniam sukcesas ricevi tiel grandajn rezultojn kiel en grandbienoj.” Nu, la faktoj pruvas la malon! Vi ne komparu neprogreseman etbienulon kun progresema grandbieno; tia komparo rezultigas malĝustajn konkludojn. Mi ne volas citi multajn nombrojn. Sufiĉas kompari la denson de l’loĝantaro en grandbienaj k etbienaj distriktoj. Konsideru, ke la landoj kun la plej progresinta terkulturo, Nederlando k Danio, estas ĉefe etbienaj landoj. Certe, la neklerigita etbienulo, kiu kulturas grenon, ne povas konkurenci kontraŭ grenfabriko en Argentino, Kanado aŭ Sovetio. Sed en la pli intensaj kulturoj (betoj, legomoj, fruktoj, brutaro ktp.) la granda entrepreno neniam akiras tiomajn rezultojn kiel la etbienulo. Vi deklaras, ke en kapitalistaj landoj la grandaj bienoj estas ne sufiĉe bone kulturitaj. Nu, la gren-fabrikoj en Sovetio ne rikoltas pli ol mezbone kulturita granda bieno en Eŭropo; k pri la rilato inter kostoj k rikolto ni scias nenion.¹ La plej grandajn rezultojn atingis ĝis nun la nederlanda terkulturo per kooperativoj por aĉeto k vendo, por komunaj teknikaj taskoj, sed bazita sur la propra lerto k individua intereso de l’terkulturisto (kiu ofte ne estas terposedanto). Tie oni rikoltas ofte du-, eĉ trifoje jare. La samo validas pri la dana bredado. Kiom decida estas tiu individua intereso k lerto, tion montras al ni ankaŭ la raporto de Gladkov pri la „kolĥozoj”, aperinta en „S-ulo” n-oj 330–334 (1930), k la ekonomia politiko nun komencita en Sovetio.

La kondiĉoj en la terkulturo ne estas la samaj kiel en la industrio, kie la pli granda produktejo havas plejparte la pli grandajn rezultojn. Pli gravaj ol la maŝinoj estas en la terkulturo la labormetodoj k la laborintereso de l’laboranto. Cetere, oni komencas nun ankaŭ la konstruadon de motorigitaj etmaŝinoj k vi mem mencias la maŝin-kooperativojn. — Se

¹ Intertempe la komisiito por terkulturo, Jakovlev, diris en parolado, ke la produktado de l’maŝinigitaj „kolĥozoj” superas tiun de l’antaŭaj (tre neprogresintaj) etbienoj je ne pli ol 10–20 pocentoj.

[REKLAMO p.5] ESTAS tute certe, ke SAT povos aperigi Jarlibron komence de 1932. Ĉiu esperanto-praktikanto nepre volos ĝin posedi. Ne prokrastu vian (re)aliĝon. Ankaŭ la pasivaj membroj ricevos la Jarlibron. Varbu, varbu, agitadu por SAT!

— paĝo 6 —

ni volas kompari: soveta kolĥozo estas laborejo, kiu ĵus enkondukis maŝinan forton, dum nederlanda aŭ dana vilaĝo estas subtile meĥanikigita laborejo. — Ekspluatado al infanoj en tia profitiga terkulturo apenaŭ ekzistas. Tian ekspluatadon oni povas ankaŭ parte malhelpi per konsekvenca apliko de ŝtataj rimedoj.

Kial en 1918 Lenin efektivigis la dispartigon de l’grandaj bienoj, kvankam li nur kvar monatojn antaŭe tre akre atakis tiun postulon de l’socialrevoluciuloj? Ĉar li ne volis endanĝerigi la revolucion pro teoria postulo. Sen subteno de l’kamparanoj li ne povis certigi la ŝtatan povon al la bolŝevikoj. Ĉu ni sukcesos ĉe revolucioj en aliaj landoj konkeri la ŝtatan potencon kontraŭ la kamparanaro? Eĉ en la industria Germanio tio estas neebla; tiom pli multe en la terkulturaj landoj orient- k sud-eŭropaj. Kiel ekzemplon kontraŭ tio vi citis la dispartigon de l’grandaj bienoj en Estonio k Latvio. Mi citis la ekzemplon de Bulgario (Litovio estus sama ekzemplo). Inter tiuj ekzemploj estas diferenco. En Bulgario la dispartigo fakte forigis la senlaborecon, kio ne okazis en viaj landoj. Mi ankoraŭ ne konas la cirkonstancojn de tiuj lastaj dispartigoj tiom detale, ke mi povas ekkoni, ĉu k kiajn erarojn oni faris ĉe ili. — Ke la novaj etbienuloj estas konservativaj, se oni volas forpreni iliajn bienojn, tio ja estas tute komprenebla. Ili volas mastrumi laŭ propra respondeco. Ĉi tie ni renkontas fundamentan diferencon inter ni.

Ĉu la socialismo celas organizadon de grandaj entreprenoj aŭ forigon de ekspluatado ekonomia, spirita k politika? Preskaŭ oni devas supozi la unuan, se oni aŭdis vin k aliajn kolektivistojn. Interesaj estis ĉi-rilate la diskutoj dum la soci-scienca kongreso (Amsterdamo, sept.) pri ekonomia planado. Kapitalista sciencisto devis atentigi la laboristajn (ankaŭ tre eminentajn sovetajn) sciencistojn, ke la problemo ne temas pri pliigo de l’produktoj, sed pri disdono de l’produktoj. Kiel ricevu la laboristo sian tutan labor-produkton? Tio estas la demando sur ekonomia kampo. Kaj sur homa kampo: Kiel ni certigu la racian decidon propran de l’homo?

Vi uzis malĝustan vorton en via surskribo: Vi devus esti skribinta kolektivismo anstataŭ socialismo. Socialismo, tio signifas forigi la eblon por ekspluati aliajn homojn. Miaj proponoj fakte realigos tiun postulon. Ĉu la kolektivismo realigas tiun postulon? Ne! La dependo de l’laboristo de la mastra bonvolo estas anstataŭata per la dependo de burokrata bonvolo. Mi tute ne dubas pri la bonvolemo de l’soveta burokrataro. Sed ankaŭ la plej bonvolema burokrataro subpremas k ekspluatas la homojn. Ĉar estas neeviteble, ke ĝi gvidas la homojn laŭ siaj intencoj (ankaŭ eraraj), laŭ siaj konoj k instrukcioj. Ankaŭ la plej bonvolema oficisto ne konas sufiĉe la konceptaron de siaj subuloj por doni al ili eblon realigi siajn raciajn intencojn; krome li ne povas fari tion, ĉar li mem estas same dependa de siaj superuloj. Kaj kiu havas la plej bonajn ŝancojn estiĝi membro de l’burokrataro? La kapabla aŭ la konsentema homo? La rezulto povas esti nur ŝafaro kun pastroj aŭ ribelo! Tio estas la danĝero, kiu minacas Sovetion pli ol ĉiuj kapitalistaj armeoj k agitaĉuloj.

Mi montris en miaj artikoloj, sur kio sin bazas la ekonomia ekspluatado kapitalista; mi montris, kiuj rimedoj necesas k sufiĉas por forigi tiun ekspluatadon. Tio estas socialistaj rimedoj; ĉu kolektivistaj? ne! Mi rifuzas kolektivismon. Ĉar ĝi forigas la kapitalistan ekspluatadon nur por anstataŭigi ĝin per alia ekspluatado.

Vetig (16 900).

[REKLAMO p.6] Ĉu vi jam legis? NACIISMO de E. LANTI. Tiel recenzis pri ĝi en „Balkana Laboristo” B. Ivanov: „… La libro de K-do Lanti prezentas tre seriozan historian studon pri la deveno, evoluado k sekvoj de la naciismo. La aŭtoro traktas sian temon je marksisma metodo, kio faras la libron valorega. Sed ĝi ne estas seka ekspozo de historiaj faktoj. La aŭtoro multloke komentas tiujn lastajn k ĝuste ĉi komentoj meritas nian specialan atenton. Li tie ĉi distingiĝas kiel rimarkinda sociologo… Lingvaĵo k stilo estas klasikaj.” 124 pĝ. Form. 13×19 cm. Prezo: 1.30 mk. g. Administracio de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O 27.

POR NIA MEDITO.

Iele, iome, duone malbone.

*

Hundo bojas, homo vojas.

*

Barelo malplena sonas plej laŭte.

*

Pli da bruo, ol da faro.

*

Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

*

Ŝerce dirite, cele pensite.

*

Ne demandu scienculon, demandu spertulon.

*

Forveturis azenido k revenis azeno.

*

Ne helpas spegulo al malbelulo.

El „Proverbaro Esperanta” prilaborita de L. L. Zamenhof.

SENNACIULA PEDAGOGIA PAĜO

Redakcia adreso: K-do Simon Aarse, Veeteeltstrato 63, Amsterdam (Holando).

Pri la nederlanda instruada batalo.

La granda ĥaoso.

Mi timas, ke multaj eksterlandaj K-doj havas tre bonan impreson pri la nederlanda instruado k bedaŭrinde mi devas per tiu ĉi faktaro forŝiri la beligan vualon, kiu povas ekzisti nur pro manko de scio.

Vizitante nian landeton vi supraĵe ekmiros pri la bela aspekto de l’lernejaro. Oni vidas multajn belajn k novajn konstruojn destinitajn por instrui la infanaron. Antaŭ la okuloj aperas katolikaj lernejoj, elementaj katolikaj liceoj, duagrada lernejo katolika, lernejoj protestantaj kun la biblio, duagradaj protestantaj instruejoj, neŭtralaj burĝaj lernejoj, katolikaj k protestantaj antaŭelementaj lernejoj por infanoj de 3–6 jaroj, lernejoj laŭ Montesori, lernejoj de modernreligiuloj, ktp. kc.

Vi vidas, ke la registaro tre bone prizorgas la instruadon, ĝi eĉ zorgas, ke 3-jaraj infanoj ricevu religion k firman kredon tuj post eliro el la lulilo. Eksciante tion vi certe diras: Tiu popolo oferas multe por sia infanaro. Nun mi devas enuigi vin per kelkaj nombroj, en kiuj tamen estas muziko, eĉ religia muziko: En 1918 la ŝtato k la komunumoj elspezis 61,5 milionojn da guldenoj por la tuta instruado; en 1924 134 milionojn. La nombro da lernantoj en 1918 estis 1 018 907, en 1924 — 1 089 203. Por unu lernanto oni elspezis en 1918 guld. 60, en 1924 guld. 124.

Tiuj pli grandaj elspezoj povus konsoli vin, kondiĉe ke la lernantaro multe kreskis k la instruado multe pliboniĝis. Ĝuste la kontraŭo veras, la lernantaro malmulte kreskis k la instruado iĝis eble la plej malbona el tuta Eŭropo. La pli grandan elspezon kaŭzis la nova leĝo (el j. 1920), kiu donis al religiuloj k burĝoj la liberon — ne, eĉ fakte invitis ilin misuzi la monon de l’komunumo por personaj kredaferoj.

— paĝo 7 —

Mi daŭrigas la religian simfonion. Laŭ la lastaj sciigoj la ŝtato fiksis jenajn elspezojn: En la buĝeto por 1932 por la publika instruado 124 000 gd. pli ol en 1931; por la privata instruado 1 612 164 gd. pli ol en 1931!… Oni ludas la nefinitan simfonion … ne de Ŝubert, sed de la diversaj holandaj dioj… Dum 1928 la nombro da lernejoj kreskis de 7 834 ĝis 7 929. La publika instruado malkreskis je 46, la privata instruado kreskis je 141 lernejoj. En la fino de 1927 estas 58% da infanoj en la privata lernejo; en la fino de 1928 jam 60%. Nuntempe, en la fino de 1931, oni trankvile povas konjekti, ke multe pli ol 60% estas instruataj en la privatlernejoj. La granda amaso da nekredantaj k moderne organizitaj laboristoj estas tre nobla. Ĝi libere fordonas la komunan monon en la buŝegon de l’eklezio, ĝi trankvile lasas pumpi ĝis malpleno la publikan lernejon, la altvaloran rezulton de la franca revolucio.

La moderna instruado.

Antaŭ multaj jaroj la holanda instruado, ĉie publika, havis bonan okazon evoluadi k perfektiĝi. Eĉ oni instigis en aliaj landoj sekvi la holandan ekzemplon. Ĉirkaŭ la jaro 1860 oni havis la plej bonan instruleĝon, kiu iam estis en Nederlando. En grandaj k etaj vilaĝoj oni havis grandajn lernejojn, ĉiu instruisto havis unu klason k povis instrui nur pri difinitaj lernobjektoj. Nun oni bezonas miraklan instruiston kun 3 aŭ 6 kapoj k eble 10 manoj. Ĉar kio okazis? Laŭ la nova leĝo ĉiu grupo havas la rajton fondi lernejon, k nun en ĉiu urbo, urbeto aŭ vilaĝo la lernejoj leviĝis kiel fungoj el la tero.

Jen reala bildo: Komunumo A. 9500 loĝantoj, 12 lernejoj, 7 publikaj, 5 privataj. Komunumo B: 8700 loĝantoj, 11 lernejoj, 1 publika kun 1 instruisto, 10 privataj. Komunumo C: 2700 loĝantoj, 4 lernejoj, 1 publika, 2 katolikaj, 1 kristana. Komunumo D: 6000 loĝantoj, 12 lernejoj, 3 publikaj, la aliaj privataj.

Nu, bone, vi diras, ke la lernejoj kreskas. Sed tiam vi forgesas la plej gravan. En ĉiuj lernejoj, kiujn mi menciis el la 4 komunumoj, oficas 1 instruisto, 2 instruistoj, 3 aŭ 4 instruistoj. 3 lernejoj havas 5 instruistojn, 2 havas 6 instruistojn k 1 havas 7 instruistojn. La plimulto havas do 2, 3 aŭ 4 instruistojn; tio signifas, ke unu instruisto havas 2 aŭ 3 diversajn klasojn, eĉ li povas havi 6 diversajn arojn da infanoj. Se nun la ministro iam vizitos iun lernejon kun 1 instruisto, kiu samtempe estas estro, do ankaŭ devas gvidi la administradon, vi povas imagi jenan bildon:

— Bonan tagon, s-o ministro, bonvolu sidiĝi. Jes, mi nur havas unu seĝon, tre malbonan, ĉar ne estas mono por ripari ĝin. La komunum-estraro eĉ kriegis pro monhelpo ĉe la ŝtato. Do bonvolu eksidi k zorgu, ke vi ne falu. Se tio okazos, la kulpon havas la bona instruleĝo. — Nu, Joĉjo, ne purigu vian nazon, k vi, Karlo, forigu tiun libron. Ni komencu! — Jes, Mario, 1 + 1 = 2 k ne 3. — Kion vi demandis, Vilhelmo? Jes, la duko de Alva preĝis antaŭ la batalo! — Nun ni daŭrigu la geografion: La Suda maro ekestis ĉ. la jaro 1100, k nun oni senakvigas ĝin. — Joĉjo, iru al la necesejo! Karlo, lernu la modernan historion. Kaj vi multobligu 128 per 16. — Jes, la batalo ĉe Heiligerlee estis en 1568. Kaj la batalo ĉe Turnhout? Mi kredas, en 1597 aŭ 1596. Tio ankaŭ povas esti ĝusta.

— Mi petas pardonon, s-o ministro, mia cerbo turniĝas k mi ĉiam dormas malbone dumnokte. — Jes, la rezulto de la lasta leĝo treege bonas. Precipe ĉe mi, via moŝto. Ĉar mi lernas multe. Mi ekzercas min en preskaŭ 12 fakoj ĉiutage. Mi eĉ povus fari denove ekzamenon por ĉefdiplomo k kun sukceso. Kaj tion oni ne povas diri pri la instruistaro en la grandaj urboj! Ĉu vi jam foriras, via moŝto? Mi tre bedaŭras. Nu, mi esperas, ke vi ekhavas bonan impreson … ktp.

Mi povus moki pluen k eĉ ricevi la rimarkon, ke mi troigas. Sed la instruado sur la kamparo estas tia, teruraĵo, sensencaĵo, honto por la holanda instruado. Tian instruadon oni povas trovi ĉe koloniaj indiĝenoj. Mi eble poste pruvos, ke la religia spirito de l’holandano tute ne diferencas de tiu de negraj indiĝenoj. Nur la koloroj diversas, la spiritoj k kulturoj samas.

(Finota.) S. Aarse.

Ĉefa fonto: Raporto de la Asocio de ned. instruistoj.

POR NIA INSTRUIĜO.

De 1870 ĝis 1925 la meza daŭro de l’homa vivo pasis de 35 al 57 jaroj. La homoj de nia epoko do vivas, laŭ ĝenerala maniero, pli longe ol la antaŭaj generacioj k ekzistas multe da ŝancoj, por ke tiu evoluo daŭru samdirekte.

*

Laŭ la statistikoj oni enregistris en Sovetio dum la jaro 1922 33 naskiĝojn por 1000 loĝantoj; en 1923, 41; en 1925, 45; en 1930, 48. En Germanio de 1921 ĝis 1926 la nombro de naskiĝoj, por 1000 loĝantoj, malaltiĝis de 25 al 19; en Francio, de 21 al 18; en Anglio de 22 al 17.

Dekjara ekzisto de la „Libera instruist-sindikato germana” (AFLD).

La „Universala libera instruist-sindikato de Germanio” povis datmemori en aŭgusto dekjaran evoluon. Servante al ĉiuj demandoj de germana kulturo, ampleksas tiu ĉi organizo, kiu estas anigita al la „Universala germana oficist-unuiĝo”, ĉiujn grupojn de la instrua profesio, de l’popolinstruisto ĝis universitata profesoro. La instruist-sindikato estas fondita en tempo, kiam 15 000 jun-instruistoj estis senoficaj, en plej granda mizero.

Hodiaŭ la instruist-sindikato prezentas en la germana eduka vivo ne ignoreblan faktoron. Ĝi batalas en intensa kunlaborado kun la eksterlandaj instruistaj sindikatoj por internacia interkompreniĝo sur la bazo de la komuna pacvolo de ĉiuj edukistoj. Ĉiujare — lastfoje en Bruselo, Parizo k Hamburgo — estis okazigitaj grandaj „edukistaj tagoj”, kiuj servis al tiuj ĉi taskoj.

Kiel forta estas la internacia solidaro, pruvas la fakto, ke okaze de la rigoraj senoficigoj, instigitaj de la naci-socialistaj ministroj Frik k Francen, la subtenkaso estis subtenata per grandaj donacoj de la franca, belga k angla instruist-sindikato.

En la batalo kontraŭ militagitaj lernolibroj, kontraŭ la maljusto de la neenoficigo de laikaj instruistoj k kontraŭ la mizero en la junulara deviga eduko staris la organizo ĉe gvidanta loko.

En la tempo de la kulturkrizo ĝi postulas la ĉesigon de la lerneja malkulturado k flegadon de edukista sistemo, sendependa de ekonomiaj k eklezia potenc-grupoj.

Famaj pedagogoj pledas k laboras por tiuj ĉi postuloj, ekzemple la Berlina eksa lernej-konsilanto prof. Paŭlsen, A. Jensen, prof. A. Zimzen (Siemsen). Plie la AFLD peras viglan interŝanĝon precipe de germanaj k francaj infanoj. La „Internacia profesia sekretariejo por instruistoj” diras en sia bondeziro: „Dek jaroj da universala instruist-sindikato en la Germanio de malvasta profesia konscio, en la Germanio de ekzamenoj k rajtigoj, dek jaroj da libera instruist-sindikato en la Germanio de la tradicioj, tiuj ĉi vortoj signifas multe da batalvolo, da rezignoj k oferemo, da persona kuraĝo k liberiĝemo.”

[REKLAMO p.7] ATENTU, ke baldaŭ finiĝos la libromonato de SAT! Nur dum novembro validas la rabato de 33% je niaj eldonaĵoj (escepte la „Plena Vortaro”)! Faru viajn mendojn!

— paĝo 8 —

TRA ESPERANTIO

El la redaktejo.

„Pro manko de loko ni devis prokrasti la enpresigon de via artikolo.” Tiu komuniko minacas fariĝi stereotipa en la rubriko „Nia poŝto”.¹ Pro la provizora dusemajnigo de „S-ulo” kompreneble sentebliĝas pli forte la spaca limigiteco. Parte kulpas ankaŭ la K-doj mem, pro tio ke ili ne klopodas koncize verki k ne ĉiam eblas konciziĝi manuskriptojn, eĉ kun la plej bona volo de l’redaktoro. Estas ja kompreneble, ekzemple, ke la pridiskutado de problemo postulas spacon; tro koncize verkita artikolo en tiu okazo domaĝus la komprenon. Tamen nia gazeto ne nur estu „diskutejo”, sed ankaŭ „informejo”, k la informa parto de „S-ulo” povus esti pli riĉa, se multaj diversregionaj K-doj kutimiĝus kunlabori; ĉi tiu parto devus konsisti ĉefe el tre koncize verkitaj artikoloj, tamen originalaj laŭ sia enhavo k entenantaj nur sciindaĵojn. Ni petas la K-dojn klopodi tiudirekte. El tiaspeca materialo nenio bezonas esti prokrastata, k la verkantoj ne bezonas timi malakcepton de siaj skribaĵoj.

*

Pri la skribo de l’propraj nomoj en „S-ulo” ni volas fari respondan rimarkon. Ĉe propraj nomoj de personoj (k se necese, ĉe geografiaj k historiaj nomoj) ni aldonas post la ortografio, kiu respondas al la proksimuma prononc-maniero de l’nomo, inter krampoj la nacilingvan skribformon, sed nur unu fojon en artikolo, en kiu la sama nomo ripetiĝas multfoje. Ni ne indikas interkrampe la nacian skribformon en tiaj kazoj, en kiuj skrib- k prononc-maniero estas identaj aŭ preskaŭ identaj, ekz. Roterdam (= Rotterdam), Hartman (= Hartmann). Ankaŭ ne, se temas pri konataj nomoj kiel Marks, Luksemburg (= Marx, Luxemburg), kondiĉe ke la esperantigita formo estas tuj komprenebla por ĉiuj. Ni petas la K-dojn el regionoj, kie ne estas parolata la angla, franca aŭ germana lingvo, en siaj skribaĵoj indiki al ni la prononcmanieron de l’propraj nomoj. Pli konatajn geografiajn nomojn ni plene esperantigas.

Ĉi tiu problemo estas unu el la plej malfacile solveblaj. La SAT-anoj tre helpus ties solvon, se ili mem jam esperantigus sian propran nomon. Ili pensu, ke plejofte ilia nacie ortografiita nomo ne povas ne esti kripligata de eksterlandanoj ĉe la elparolo; k ke plie ĉi tiuj lastaj ne komprenas, pri kiu temas, kiam la nomo estas ĝuste elparolata laŭ la nacia maniero. For ĉian naciemon! kiu ĉiurilate malhelpas aŭ ĝenas la rilatojn inter la homoj.

¹ En ĉi tiu n-o ekz. ni ne povis enmeti la JUNULARA PAĜO-n, kvankam restis tempo al ni ĝin prepari por la presigo; sed ni ricevis ĝin multe pli malfrue ol la materialon por la SENN. PED. PAĜO, kiu konsekvence havis la unuan vicon; ni ne povis aperigi samtempe la JUN. P., ĉar ankaŭ „LA LERNANTO” faras parton de ĉi tiu n-o k estas neprokrastebla.

La Unua kunsido de Sennaciistoj ĉe la XIa SAT-Kongreso.

Dum kelkaj tagoj nia kunveno estis anoncita sur la kongres-informtabulo, sed ĉiam intervenis io — ĝis fine inter SAT-kunsidoj ebliĝis la unua kongreseto de la sennaciistoj el membroj de SAT. Malferme petis la provizora sekretario, K-do Veder, elekti prezidanton. Se li estus nominta sin mem al tiu ofico, li estus farinta sambone, ĉar unuvoĉe la kunsidantoj trudis al li la taskon.

K-do Veder proponis k la gekunsidantoj akceptis orde trakti k diskuti ĉefe du punktojn, nome: raporto de la provizora sekretario k raportoj de la aktivaj Gek-doj. K-do Veder pentris skizon pri la firmiĝo de la sennaciista tendenco en SAT. Tiu plifirmiĝo per organizita agado fariĝis necesa pro la neantaŭvidebla kontraŭstaro de aro da internaciistoj, kiuj pretendis, ke la sennaciistoj ne devas havi lokon en SAT. La publikigo de la „Manifesto de la Sennaciistoj” donis al nia tendenco la grundon, de sur kiu nia ekmarŝo kiel organizata tendenco fariĝis ebla. Sian pli profundan kaŭzon la kristaliĝo de nia tendenco trovis en la epoko de potenciĝanta naciismo, de plej akraj, inter si batalantaj kapitalistaj interesoj, kiuj sub vualo de naciaj postuloj provas kolekti ĉirkaŭ si la estontajn defendantojn al siaj profitoj ekster siaj klasanoj — el inter la proletaro. Leviĝanta nacia kapitalista klaso bataligu siajn proprajn filojn k vicanojn por „liberiĝo”, tio estas: profito. La sennaciistoj faros ĉion, por ke la laboristoj en tutmondo estu batalantoj nur por sia propra klaso. La agadraporto montris sufiĉe larĝan aktivecon de la Nov-Jorka sekretariaro. Pli multe ol 2000 poŝtaĵoj estis dissenditaj k centoj ricevitaj.

Pri la enhavo de „Ĉirkaŭ la Globo”, estis konsentite forlasi la priskribojn el la usona socia vivo k ekskluzive servi al la sennaciista tendenco. Depost oktobro do aperos „La Sennaciista Bulteno” anstataŭ „Ĉirkaŭ la Globo”. Kiel membroj sin anoncis eĉ tute ne atendita nombro. Se kotizoj estus trafintaj la sekretarion samkvante, li ne bezonus raporti, ke la elspezojn kotizis preskaŭ nur Nov-Jorko, krom la preskostoj por la 3000-ekzemplera „Manifesto”. Ĉefa propono veninta de diversaj K-doj rekomendas presigi la „Manifeston” en diversaj nacilingvoj.

Antaŭ ĉio nia frakcio devos fariĝi firme elkonstruita organismo. Kotizon pagu ĉiu membro, almenaŭ malaltan, escepte la senlaboruloj laŭ la nuna kutima maniero. Kotizo estas grava ordigilo; sen ĝi oni ne scias, ĉu ekzistas serioza volo subteni ian ajn aferon.

La propono presigi nian „Manifest-o”-n diverslingve estis diskutata entuziasme k aprobe de ĉiuj ĉeestintoj, krom unu. Montriĝis, ke tradukoj en pluraj lingvoj estas preskaŭ prespretaj k la sekretario nur atendas inundon en la pres-rezervmona kaso. Alvenis skribaj raportoj, el kiuj legis K-do Veder k li laŭdis la imitindan aktivecon de la Plzen’aj K-doj.

K-do kompartiano parolis pri sia malfacila pozicio en sia partio pro sia sennaciista starpunkto. Laŭ li ne estos eble resti en la kompartio, ne ĉar liaj regionaj K-doj malkonsentas kun li, sed pro la frakcia denuncado pri „malfidelo” al la „ĝusta” parti-linio. Ĉiuj K-doj malkonsilis eksiĝi el la kompartio, se lia aparteno al la sennaciista frakcio izolus lin (ekspartianigus lin); tiam li prefere eksiĝu el la frakcio k agadu nur laŭpove por sennaciismo. La kunsido akceptis tiurilate plene la principan vidpunkton, eldiritan en la manifesto: „Fermitan sekton, apartigitan de la cetera klasbatala movado, la sennaciistoj ne celas formi. Ili nepre volas resti en intima kontakto kun ĝi!”

Kun alpreno de tiu ĉi vidpunkto k la realigo de l’deziro de la kunsidintoj elpaŝi en la arenon de ideologia batalo helpe de la naciaj „help”-lingvoj, la sennaciistoj kunvenintaj en Amsterdam puŝis nian frakcion sur la vojon, kie kuŝas progreso.

Antaŭen al laboro!

Sekr. Veder (SAT-ano 1307).

Kie restas la esperantistoj.

Responde al K-do 14 561 mi volas mencii jenon: La nunan staton de l’esp. movado oni ne povas plu mezuri laŭ la nombro de organizitaj esp-istoj. Estas absolute malĝuste opinii, ke la neorganizitaj esp-istoj, kiuj iam lernis esp-on, ĝin tute forgesis. Por ĉiu laboristo estas ja necese organiziĝi sindikate, por batali pli bone por la pliboniĝo de sia ekonomia stato, k — politike, por batali por la efektivigo de l’socialisma sociordo. Esperanto estas por ni ja nur ilo. Multaj agantoj en la lab. movado, kiuj lernis esp-on, eĉ ne havas tempon partopreni la agadon de esp. kluboj k resti aktivaj membroj tie. Tamen, se estas por ili necese, ili uzas la lingvon. Ili korespondas, ili legas literaturon, sed la gvidantoj de l’esp. movado mem ne scias pri tio. Por pluraj personoj esp-o restis individua plezuro. Ili ĝuas la legadon de siaj kores-

— paĝo 9 —

SENNACIULO 51

pondaĵoj, ili tradukas ion aŭ alian por si mem ktp. Ankaŭ tio estas granda merito de esp-o, ke ĝi sukcesas plivariigi la tiel grizan k unutonan vivon de ordinaraj laboristoj. Sed la tasko de l’gvidantoj de la lab. esp. movado k la tasko de personoj, kiuj sentas sin esti taŭgaj por plia por- k per-esp-a agado, estu — doni per esp-o al esp-istoj pli multajn eblojn riĉigi sian ĉiutagan vivon per esp-o.

Ĉiuloke la unua tasko de esp. perantoj estu, favorigi por esp-o la lokajn lab. esp. gazetojn. Esp-istoj mem sendu al la redakcioj kiel eble plej multajn tradukojn el esp-aj gazetoj, k vi vidos, ke la redakcioj ne malakceptos viajn skribaĵojn. La gazetoj komence estas pli favoraj aperigi per-esp-ajn artikolojn. Se en ĉiu artikolo estas notita eĉ per unu linio aŭ nur per 2—3 vortoj, ke la artikolo estas peresp-a, ĝi jam per si mem estas granda propagando por esp-o.

Fine — la plej bona rimedo por ligi esp-istojn pli firme kun la lingvo, estas esp-aj rubrikoj en nacilingvaj gazetoj. En ĉiuj lokoj, kie tiaj konstante aperas, oni povas konstati pli grandan progreson de esp-o k pli firman ligiĝon de novaj esp-istoj kun esp-o.

N. Ruus (15 428).

La lab. esperantismo en Germanio post la skismo.

Observoj de Lajpcigano.

Ĉiuj devas scii pri la spertoj de la germ. lab.esp-istoj en la lastaj jaroj, ĉar la samo okazos ankoraŭ en multaj aliaj landoj. Jam depost kelkaj jaroj daŭras skismiĝo ĝenerale inter la germaniaj lab. organizoj, k ni estis sufiĉe optimistaj por ne kredi, ke la lab. esp. movado ankaŭ dispartiĝus pro la infekto. Pro la skismo en aliaj organizoj okazis en la Lajpciga popoldomo ofte bruado dum la kunvenoj; poste eĉ estis disbatataj instaloj de l’popoldomo, tiel ke la administracio malpermesis al komunistoj en ĝi aranĝi kunvenojn. Post la skismo ĉe la germ. lab. esp-istoj formiĝis en diversaj lokoj socialistaj esp. grupoj, SAT-rondoj aŭ grupoj el senpartiuloj. Ĉiuj tiuj grupoj propagandas por si mem k faras proprajn kursojn.

En la Lajpciga SAT-rondo oni nun rimarkas K-dojn, kiuj ne plu apartenas al iu ajn ekzistanta grupo krom SAT. Por ambaŭ grupoj, same kiel por la SAT-rondo la kunvenoj okazas merkrede en la popoldomo. Kelkfoje la SAT-rondo aŭ la socialista esp. grupo devas okupi la ĉambron apud siaj „amikoj”, kiujn parte oni aŭdas paroli. Ni havus la rajton, same kiel tion faris k faras niaj „amikoj”, denunci la pure komunistan esp. grupon ĉe la popoldoma administracio (ĉar ĝi, pro la skismo, tie ne plu rajtus kunveni, laŭ administracia dekreto).

For estas la iamaj komunaj multnombre vizititaj kunvenoj en Lajpcigo, for la konfido de multaj al ni esp-istoj en tuta Germanio! Pro la daŭra interbatalo k la skismo inter la laboristaro, jen tie ĉi jen tie la simpatio ĉe multaj por iu ajn lab. organizo estas for. Nur kun tiuj K-doj, kiuj ĝis nun ne perdis la konfidon al la organizo, socialismo, esp-o, ni kunbatalas informante k klarigante pri la vera situacio tutlaboristara k en SAT.

M. Häckel (1162).

Laboristaj gvidantoj k esperanto.

En la ITF-Bulteno (okt. 1931) oni povas legi sub la titolo „Ne juĝu antaŭtempe!” jenon: „Antaŭ kelkaj monatoj nia sveda K-do Ernesto Eriksson pasigis kelkan tempon en Zuriko, kie li kaptis la okazon por vidi la sekretariejon de l’S.L.I. (Socialista Lab. Internacio). Ĉar K-do Eriksson krom la sveda lingvo scias nur esperanton, li povis interparoli kun la sekretario de l’Internacio, K-do Adler, nur per la helpo de unu el la oficistoj, kiu scias espon. K-do Adler, kiu malakceptas espon, deklaris ĉe la fino de l’konversacio, ke li neniam ankoraŭ aŭdis paroli ĝin antaŭe. — Sekve estas rekomendinde, ke la kontraŭuloj de esp-o, antaŭ ol esprimi opinion pli malpli nematuran, instruiĝu pli detale pri tiu ĉi lingvo.”

Ĉe la transportlaboristoj.

Konsekvence el la decido de la fakkunsido de esp. transportlaboristoj ĉe la XIa Sat-Kongreso, estas nun konsistigita en Vieno Internacia Oficejo de l’Internacia Federacio de Esp-istaj Transport- k Trafiklaboristoj. Prezidanto estas K-do J. Slezak, tramisto; sekretario K-do A. Berdan, tramisto; kasisto K-do J. Wimmer, fervojisto. La adreso de l’Oficejo estas: Geistingergasse 1, 6/16, Wien XIX. Ĉiujn skribaĵojn rilatajn al la IFETT-movado oni sendu de nun al ĉi tiu adreso.

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Germanio. Dresden: La 17. sept. okazis SAT-kunveno, en kiu K-do Vogel raportis pri la XIa. Dum la diskuto la iama peranto Sczepanski deklaris subite la SAT-rondon likvidita k propagandis kontraŭ SAT. K-do Kuhnt kiel 2. peranto protestis kontraŭ tiuj diroj k oni daŭrigis la kunvenon, dum la opozicio brue forlasis la ĉambron kunportante komprenseble la tutan materialon (ankaŭ la kason), kiu apartenas al la Rondo. Sczepanski promesis post revizo transsendi la monon, sed ĝis nun tio ne okazis. La 8. 10. kunvenis fidelaj SAT-anoj — estis 16 k 19 gastoj; oni elektis K-don Kuhnt (8 478) kiel peranton. Oni reorganizis la rondon k pensas, ke la laboro nun estos pli fruktedona ol antaŭe. (E. K.) Hungario. La CK. de Hung. LEA (HESL) ellaboris jarplanon pri instruado, propagando, korespondo, grupa vivo k akiro de novaj membroj. La planon ricevis ĉiuj grupoj por efektivigo. En la div. grupoj jam komenciĝis la konkurado por ĝia efektivigo. Granda estis la manko de taŭgaj instruantoj. Fine ni sukcesis starigi superan kurson, kiun sukcese gvidas K-do E. Baranyai. El 36 seriozaj partopr. en dec. ni esperas havi bone edukitajn instruantojn laŭ bezono. En la div. grupoj amase komenciĝas la kursoj. En Budapest (unua grupo) kurso por komencantoj kun pli ol 30 p. En Kispest (3. grupo) progresanta k komencanta kurso. En la 6. grupo (Budap.) 25 komencantoj. En Pesterzsebet (9. grupo) 3 kursoj sufiĉe vizitataj. Krome kursoj komenciĝis en la 27., 32. k 14. grupoj. En Kelenföld kurso por komencantoj kun 24 p., plejparte tramistoj. En Oroshaza kurso kun 30 p. En la tuta provinco reviĝliĝis [?] la laboro. La 3. grupo aranĝis je 26. 9. kulturvesperon, kiun partoprenis 300 Gek-doj. (Laŭ „Antaŭen”). Usono. Nov-Jorko: La loka SAT-rondo havas regulajn kunvenojn. La membroj dividis inter si la peresp-an laboron, verkas k aperigas artik. en ĉiuj lab. gazetoj por atentigi pri SAT. La eduka komitato aranĝis eduk-kunvenojn k K-do Veder interese parolis pri sia vojaĝo tra div. eŭropaj landoj k pri la SAT-Kongreso. Kurso por komencantoj malfermiĝos en nov.; ĝi estas vigle propagandata de la rondanoj. (1801).

EKSTER NIA MOVADO

La Usona Federacio de Geinstruistoj, membro de la „Tutmonda Federacio de Edukaj Societoj” (WEFA) prezentis al la nunjara kongreso de l’Federacio en Denver rezolucion por „esplori la demandon pri internacia lingvo, esp-o ekzemple, kiel rimedo por realigi la celojn de l’Federacio Tutmonda k raporti pri tio ĉe la venonta kongreso”. Ĉi tiu rezolucio estis unuanime aprobata.

*

La Haga telefon-administracio uzas esp-on; ĝi instalis en publikaj aŭtomataj telefonstacioj ŝildojn kun instrukcioj, kies teksto estas krom en nederlanda, ankaŭ en franca, angla, germana k esperanta lingvoj.

*

La stenograf-oficejo de l’hungara parlamento dissendis enketon en esp-o al ĉiuj esp-istaj organizoj por tradukigi nacilingven k transdoni al la oficejo de naciaj parlament-stenografoj. La rezulto de tiu enketo pri salajroj, labor-organizado, labor-tekniko, sistemoj uzataj k. aperos en libroformo ĉe Stenograf-Oficejo de la Hung. Parlamento, Budapest V (kiu liveras ĉiujn detalojn).

*

Grandan sukceson havis la radio-kursoj espaj en Japanio: ilin aŭskultis en la tempo de 20. 7. ĝis 31. 8. 31 miloj da personoj (la unua eldono de l’lernolibro — 8000 ekzempleroj — tuj elĉerpiĝis, la dua — 10 mil ekz-oj, forvendiĝis en la unuaj tagoj de l’kurso k oni aldone presigis 2000). Dufojan perradian diktadon partoprenis por ekzameno 642 k 625 personoj, el kiuj 83 % faris nur malpli ol 5 erarojn. La radio-stacio estas kontenta pri la rezulto.

*

Oni inventas plue…

Pri la reform-angla lingvo vi povis legi noton en n-o 368/69 de „S-ulo”. Tiuj laŭroj ne lasis ripozi aliajn personojn, kiuj inventis projektojn de reformita franca k germana lingvoj! La rezulto de tiaj projektoj estas klara por ni esp-istoj. Cetere tiuj, kiuj havas hodiaŭ iluziojn tiurilate, morgaŭ mem spertos la fiaskon k eble iutage tiros la konsekvencon, kiel tiu s-o Biddle, eksekretario de Brita Occidental-Societo, kiu publikigis en „Brita Esp-isto” (nov. n-o) sciigon, ke li forlasis Occidental, ke la nomita societo ĉesis funkcii, k ke li mem de nun fervore propagandos por esperanto…

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

H. Haefker. Jarmiloj pasas. IIa vol. Ĉe Heroldo de Esperanto, Köln. Form. 15×22 cm. 247 p. Duonlede bindita. Prezo: 9 mk. g.

Tiu ĉi dua volumo estas same interesa k pensiga, kiel la unua. Oni povas tamen rimarki, ke la aŭtoro, parol-

— paĝo 10 —

52 SENNACIULO

ante pri okazaĵoj pli proksimaj al ni, ne montris saman senpartiecon, kiel parolante pri malproksimaj tempoj. Efektive, lia naciisma partieco evidentiĝas per la relativa spaco, kiu estas donita al la diversaj historiaj okazaĵoj k kiu ne estas ĉiufoje proporcia kun la malegala graveco de tiuj okazaĵoj.

Denove rekomendante la legadon de tiu atentinda, ĉar serioza, verko, oni tamen ne povas ne bedaŭri, ke la aŭtoro uzas tro da senutilaj neologismoj, k precipe, ke lia stilo estas ofte tro abstrakta, tute malklara k eĉ nekomprenebla. Por la bono de nia afero estas la nepra devo de ĉiu recenzanto senĉese k insiste postuli de ĉiu ajn verkanto la klarecon k facilan internacian kompreneblecon, ĉar facila tutmonda komprenebleco estas, en esperanta literaturo, pro la diversnacieco de la legantoj, multe pli necesa ol en iu ajn nacia lingvo. Estus tre utile, ke kelkaj diversnaciaj gvidantoj de superaj kursoj pri esp-o tradukigus de siaj lernantoj kelkajn samajn fragmentojn el la Haefker-a libro, tiamaniere, ke la komparo inter la diverslingvaj tradukoj montru, ĉu la originala teksto estis same komprenata de la diversaj tradukintoj.

E. Grosjean-Maupin.

K. Kalocsay, Rimportretoj. Galerio de Esperantaj Steloj. Eld. Literatura Mondo, Budapest. 128 pĝ. Form 10×13. Kun fotoj. Prezo: bind. 5 pengoj, broŝ. 3 p.

Rimaro bagatela, triviala. Flatemo, ŝerco, sprito artifika. Versar’ korekta, tamen senmuzika Pro l’tem-propono tro banala.

Portretoj? Kavalkado pala, Prez-etiketularo en foiro. Versar’ korekta, tamen sen inspiro. Rimaro bagatela, triviala.

N. B.

Nova gazetservo peresperanta.

Orienta gazetservo. Eldonata por gazeta uzo de la Komitato por Internaciaj Rilatoj. No. 5, Mao-tan Street, Nanking, Ĉinio. Vol. I, n-o 1. 25. sept. 1931. La unua n-o de tiu gazetservo esp-lingva, kiu laŭ la plano de l’eldonantoj aperas almenaŭ unufoje ĉiumonate k estas senpage havebla por ĉiu interesiĝanto ĉe supra adreso, entenas materialon pri la ĉino-japana konflikto en Manĉurio, reprezentantan la vidpunkton de la Nankina registaro. Kia paradokso! Esp-o uzata oficiale por naciistaj celoj.

The Chinese Nation (La Ĉina Nacio). Sama adreso. Anglalingva semajna revuo de la Internacia Rilat-Komitato de la Nankina registaro. Prezo: 20 cendoj por n-o.

La kajero n-o 16 de l’30. sept. 1931 entenas detalan priskribon pri la japana okupado en Manĉurio, ĝiaj motivoj k historia fono.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo”:

The Los Angeles Citizen, 9. 10., manif. en Italio (363); Le Semeur, Falaise, 15. 10., pri ĉinia lab. vivo.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

The Los Angeles Citizen, 16. 10.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 21. 10., 31. 10.; Le Peuple, Bruselo, 1. 10. (2 artik., unu spec. pri ITF k esp-o), 18. 10., 20. 10.; La Wallonie, Liége, 16. 10.; Avenir du Borinage, Cuesmes, 16. 10.; En Avant, Mons, 1. 6.; L’Etincelle, Bruselo, 20. 10.; Signalen, Stokh., 22. 10., 29. 10.; Le Populaire, Paris, 26. 10., 28. 10.; Travail, Lyon, 31. 10.; L’Avant-Garde, Tours, 31. 10.; ITF-Bulteno, Amsterd., okt. (rubr.); Darbs, Jelgava (Latvio), 8. 10. (kun cito pri SAT); The Los Angeles Examiner, 11. 10.; krome usona ĵurnalĉeno en 27 urboj (2 milionoj da ekz-oj) presigis artik., en kiu estas konsiderata esp-o; Fränk. Tagespost, 28. 9., 20. 10.

Pri la SAT-Kongreso raportis:

The New Leader, Nov-Jorko, 10. 10.; Industrial Solidarity, Chicago, 13. 10, raporto de Veder; Der Volkslehrer, Langensalza, 11. 10. (kun citoj el „S-ulo” n-o 360); Der Kämpfer, Chemnitz, 2. 9.

NIA POŜTO

Eksterulo. — Jes, ni regule sendas interŝanĝe „S-ulo”-n al „l’en Dehors” k se ĝia eldonanto ne mencias nian gazeton en la „Memento”, estas kredeble pro tio, ke lia kompreno pri lojalo k senpartieco estas alia ol via — k nia. Sed la Armanda sinteno lasas nin tute indiferenta. — E. L.

E. A. Auer. — Ne sufiĉe matura estas via versfarado; ankaŭ laŭ enhavo la poemoj ne taŭgas por nia gazeto.

17 445. — La akuzito ne estas membro; sekve ni ne enmetos la noton, sed nur zorgos, ke li ne aniĝu.

Latviano. — Komuniku al ni vian adr., por povi interrilatigi vin kun la K-do; la noton ni ne aperigos en „S-ulo”. — Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

AŬSTRIO

K-do Anton Friedmann, Waidhofnerstr. 80, Amstetten, interŝ. PM, kêl, pref. kun Sovetio. Sendu unue! Mi sendos kompl. seriojn. Resp. garantiata.

ĈEĤOSLOVAKIO

4 modellignajistoj ĉe ŝkoda fabriko, kiuj partoprenas kurson por progresintoj, dez. koresp., L. Skribu al: K-do J. Pelcman, Sladkovského 29/III, Plzen.

5 K-doj koresp. kun flor- k ĝardenistoj el ĉ. landoj. Ĉiam resp. Adr.: Lad. Kynĉl, flor. Pod. Slovany 16 Ĉ-ujo, Praha II.

DANIO

LETERVESPERON aranĝos Socialista Junular-Asocio komence de decembro. Organizoj, individuoj sendu L multnombre! Resp. garantiata. Adr.: K-do Chr. Christoffersen, Marienlystgade 24, Odense.

GERMANIO

Por miaj kurs- k grupanoj (15 Gek-doj) mi serĉas gekoresp-antojn en ĉl., pri ĉ. t., L, PK, PI, bfl., fotoj, PM. Skribu multnombre! Certe resp. Adr.: Walter Feller, Niederstadt 28, Waldheim/Sa.

HUNGARIO

K-do E. Baranyai, Dobozi-u 25, Budapest, serĉas gekoresp-antojn por siaj 50 gelern. en ĉl., pri ĉ. t. Resp. gar.

NEDERLANDO

Kelkaj gelernantoj koresp. pri ĉ. temoj PI, PK. Adr. Remeyer, frizisto, Zwolscheweg 161, Apeldoorn.

Dez. koresp. kêl, pri unua helpo okaze de akcidentoj k pri savnaĝado. Skribu al: P. J. Coppens, Meermanstr. 60, Rotterdam.

PORTUGALIO

La libera esp. grupo „Terra e Liberdade” (Tero k Libereco) koresp. kun tutmondaj esp-istoj k asocioj. Adr.: Manuel Oliveira Moreira, Rua Miguel Bombarda 75, Barreira.

SOVETIO

K-do I. Sklemenov, K. Marks Str., Radio-Centro, Irkutsk, kêl, pri ĉ. temoj.

Atentigo.

Timegante, ke niaj Sovetiaj K-doj estu ĝuste informataj pri la okazantaĵoj en la Esperanta Laborista Movado, la CK de SEU malpermesigis en Sovetio ĉiujn SAT-eldonaĵojn. Multaj SAT-anoj tamen deziras havi interrilatojn kun Sovetianoj k pro tio ni publikigas k -os — korespondpetojn elĉerpitajn el „Isto”.

K-do Zavadskoj-Krasnopolskij dez. kor. pri pedagogio k lernado de lingvoj. Universitetskaja ul. 3, kv. 3, Jaroslavl.

K-dino V. Orlova dez. kor. kêl pri sporto, turismo k muld-arto. Poŝtkesto 776, Moskvo.

K-dino Mario Razuvaeva (21-jara, studentino) kun seriozaj gejunuloj el ĉl. L, PI. Pokrovka 31, ĉ. 49, Moskvo.

K-do E. Ostapenkov, ledisto, dez. kor. kêl. pêt. ul Volodarskogo 48, Torĵok, Mosk. obl.

K-do M. Havrilko, studento de marteknikumo, dez. kor. kĉ. pri ĉ. t. k interŝ. gaz., librojn. ul. Dzerjinskogo 28, kv. 12, Odessa.

K-do Ejvin, dez. kor. per PI. Ĵilanska 16, 2, Kiev.

K-do Maj-Majevski, dez. kor. kêl., Vozduĥoflotskoje ŝose 60, Kiev.

K-dino Sofio Kalinska, pri klasbat. temoj, il. gaz., PI. Dorogoĵicka 37/10. Kiev.

K-dino Paja Minkovska, pri klasbat. temoj, il. gaz., PI. Ĵilanska 130/20, Kiev.

K-dino Mario Tabaĉnik, il.gaz., PI. Gogolevska 30/17, Kiev.

Ĉar al mi estis rifuzite post la kongreso en Amsterd. ree eniri Anglion (pro politika suspekto), mi kore dankas al ĉiuj anglaj Gek-doj, kiuj iam helpis min k faciligis al mi la restadon en Anglio. Sennaciece: Bern Weber (14 909), Mainz. Koresp. adr.: V. Quakkelaarstraat 177, Vlissingen (Holando).

ENHAVO

paĝo
Raciigo 43—44
Pri anarkiistaj kolonioj 44—45
La novaj homoj en Latvio 45
Salajro-redukto en la fabrikoj en Estonio 45—46
Havenkapitalistoj pri Sovetio 46
Protestu kontraŭ la hispana registaro! 46
Mi volas scii 46
La klasbatalo tra la mondo 46—47
Diskutejo 47—48
Por nia medito 48
Por nia instruiĝo 49
Sennacieca pedagogia paĝo 48—49
Dekjara ekzisto de la „Libera instruist-sindikato germana” 49
Tra Esperantio 50—52

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N-ro 374-375, 3-a de decembro 1931

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 27,3,68,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj.

8-a JARO, N-o 374/375 — LEIPZIG, 3. / 12. 1931

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23. rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerchner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio) — APERAS SEMAJNE

LA HISTORIO PRI MIA MORTO.

La morala k politika testamento de la aviadisto De Bosis, kiu la 4-an de oktobro ĵetis 400 000 kontraŭfaŝistajn flugfoliojn sur la italian ĉefurbon.

La kuraĝa kontraŭfaŝista aviadisto De Bosis pagis per sia vivo la heroan flugon al Romo, kies kvartaloj estis superŝutataj per flugfolioj vokantaj al ribelo kontraŭ la faŝista reĝimo. Kun plena konscio li oferis sian vivon; li eĉ intence limigis sian provizon da esenco senprudente, por povi transporti kiom eble plej grandan kvanton da flugfolioj. Diversaj hipotezoj stariĝis pri la kaŭzo de lia morto, ĉu tiu pri ekhalto de la motoro pro elĉerpiĝo de la esenco, ĉu tiu, ke li flugis tro malalte k englutiĝis en la maro, ĉu fine tiu, ke faŝistaj aviadistoj atingis lin per pli potencaj maŝinoj k pafmortigis lin. Nenion precizan k certan ni scias pri tio; ni nur scias, ke li admirinde k je la plej granda konsterno de la faŝistaj estraroj plenumis tiun taskon, al kiu pelis lin lia interno. Kaj tio certigas al li honoran lokon en la vicoj de la batalantoj kontraŭ subpremo k tiraneco. Jen ekstrakto el la testamento, kiun li skribis unu tagon antaŭ la fatala flugo:

„… Tamen, ni ne iros por ĉasi ĥimerojn, sed por porti sciigon de libero al sklavigita popolo transe de la maro …. Ni iras al Romo por disvastigi en plena aero tiujn parolojn pri libero, kiuj depost sep jaroj estas malpermesitaj kiel krimo. Kaj oni scias pro kio, ĉar se oni ilin permesus, ili ŝancelus la faŝistan tiranecon en kelkaj horoj.

„Ĉiuj reĝimoj de la tero, eĉ la afgana aŭ la turka, lasas al siaj subuloj iomete da libero. La faŝismo sola, por sin defendi, estas devigata nuligi la pensadon. Oni ne povas riproĉi al ĝi puni la fidon al la libero k la fidelon al la konstitucio pli severe ol la patromortigon: ĝi estas la sola ŝanco por pludaŭri. Oni ne devas riproĉi al ĝi esti deportinta milojn da civitanoj senprocese aŭ esti distribuinta dum kvar jaroj sep mil jarojn da enkarcerigo: kiel ĝi povus regi liberan popolon, se ĝi ne obeigus ĝin per teroro kun sia nigra garnizono el kvar cent mil dungitaj mortigistoj?

[BILDO p.1 | 29,51,66,71] Desegnaĵo: grandega, sulkiĝinta kapo de Musolini; antaŭ ĝi homo kun levita pugno, malantaŭe fosto kun dratoj; sur la tero kuŝas korpo.

„La faŝismo ne havas alternativon. Se eĉ nur malmulte oni akceptas ĝian vidpunkton, oni estas devigata deklari kun ĝia apostolo Musolini: „La libero estas putra kadavro.” Se oni nur iom deziras ĝian pluigon, oni devas aprobi la murdon al Mateoti, la rekompencon por liaj murdintoj, la detruon al ĉiuj italiaj jurnaloj, la ruinigon de la domo de Kroce, la miliardojn elspezitajn por la spionado k por la spion-provokistoj, mallonge, la glavon de Damoklo pendigitan super la kapo de ĉiu civitano.

„Jes, mi scias, ke la aŭstroj en 1850, la burbonoj k la aliaj tiranoj de Italio neniam alvenis al tio. Ili neniam deportis homojn senprocese; la tuta sumo da kondamnoj diktitaj de iliaj tribunaloj neniam atingis la nombron de 7000 jaroj dum kvar jaroj. Precipe, ili neniam rekrutigis en sia murdista armeo la filojn mem de siaj viktimoj, kiel tion faras la faŝismo, kiu forŝiras iliajn infanojn al ĉiuj familioj (eĉ liberalulaj k socialistaj), depost la aĝo de ok jaroj, por trudi al ili la ekzekutistan uniformon k doni al ili barbaran militistan edukadon. „Amu la fusilon, adoru la maŝinpafilon k ne forgesu la ponardon”, tion skribis Musolini en unu artikolo por la infanoj.

„Oni ne povas samtempe admiri la faŝismon k bedaŭri ĝiajn ekscesojn. Ĝi ekzistas nur dank’ al siaj ekscesoj. Ĝiaj ekscesoj estas ĝia logiko. Por la faŝismo la logiko de ĝia ekzisto estas gloregi la dungitan murdiston k vangofrapi Toskanini. Oni diris, ke la murdo al Mateoti estis eraro: de faŝista vidpunkto ĝi estis genia ago. Oni diris, ke la faŝismo malpravas apliki la torturon por trudelpremi konfesojn el siaj malliberigitoj; sed, se ĝi volas vivi, ĝi ne povas agi aliel.

„… La faŝismo komprenis ĉion tion, k, depost sep jaroj, Italio estas transformita en grandan malliberejon, kie oni lernigas al la infanoj adori siajn proprajn katenojn k kompati tiujn, kiuj ne estas enĉenigitaj. La gejunuloj dudekjaraj ne povas memori plu la antaŭan reĝimon. La nomo de Mateoti al ili estas preskaŭ nekonata. Depost la aĝo de 13 jaroj oni instruis al ili, ke la homoj ne havas rajtojn, krom la privilegioj, kiujn, laŭ sia kaprico, konsentas al ili la ŝtato.

„Sed oni ne devas kredi, ke Italio lasas sin trompi. La pruvo, ke ĝi estas, en tre granda plimulto, profunde kontraŭfaŝisma, estas donita al ni per la reĝimo mem, per la timo, kiun ĝi montras, per la sovaĝego, per kiu ĝi pun-

— paĝo 2 —

54 — SENNACIULO

as la plej etan manifestadon de la libera penso. La reĝimoj, kiuj sin sentas fortaj, ne bezonas sin turni al tio. …”

Post parolado pri siaj antaŭaj klopodoj efike batali kontraŭ la faŝismo k sia unua malsukcesa flugo, kiun li devis interrompi pro akcidento, li daŭrigas:

„Mi ne plu povis kalkuli kun la surprizo, kiu signifis mian veran ŝancon. Malgraŭ tio Romo fariĝis por mi kiel la Kabo Horn por la „fluganta holandano”: viva aŭ malviva mi ĵuris tien alveni. Mia morto, kvankam teda por mi persone, kiu havas tiom da aferoj plenumendaj, povos nur plialtigi la sukceson de l’flugo. Ĉar la danĝeroj estas ĉiuj en la reira vojaĝo, ĝi povos alveni nur, post kiam mi elliveris miajn kvar cent mil leterojn, kiuj estos nur tiom pli bone „rekomenditaj”:

„Ĉion konsiderante, temas doni malgrandan ekzemplon de kuraĝo k altiri la atenton de miaj kuncivitanoj al la realo de ilia situacio. Mi opinias, ke, por ke la faŝismo falu, estas bezonata dudeko da junuloj, kiuj oferas sian vivon kun la celo veki la spiriton de l’italoj. Dum la epoko de l’Renaskiĝo oni kalkulis po miloj la junulojn pretajn al la ofero, hodiaŭ ekzistas nur tre malmultaj da ili. Kial? Ne pro tio ke la kuraĝo de l’hodiaŭaj junuloj estas malsupera al la kuraĝo de iliaj patroj. Sed ĉar neniu konsideras serioze la faŝismon. Ĉar ĉiuj kalkulas je tre proksima fino de la faŝismo k opinias, ke estas senutile oferi siajn vivojn por rapidigi la finon de reĝimo destinita disfali rapide. Estas eraro. Oni devas morti. Mi esperas, ke multaj aliaj min sekvos k sukcesos fine impresegi la publikan opinion.”

Kaj li finis antaŭvidante sian morton, jene: „… Mia aviadilo nur faras 150 kilometrojn hore, dum tiuj de Musolini faras 300. Ekzistas 900 da ili, k ĉiuj ricevis la ordonon faligi je ĉiu ajn prezo per maŝinpafiloj ĉiun suspektan aviadilon. Se nur iom miaj kontraŭuloj min konas, ili devas scii, ke post mia unua provo mi ne malpersistis. Se s-ro Balbo¹ faris sian devon, ili estas tie k atendas min. Tiom pli bone: mi pli valoros malviva ol viva. — Laŭro de Bosis.“

Kompilita laŭ „Italia” de N.B.

¹ Faŝista ministro. — Red.

Por ŝtopi la breĉon en la buĝeto de SAT

  1. listo:

15396 Bout (Rotterdam) guld. 1.– 17403 Koopman (Rotterdam) guld. 1.– 17011 Eerdmans (Rotterdam) guld. 0.50 16603 Haan (Schiebroek) guld. 2.– 1940 Pieperiet (Enschede) guld. 1.– 13412 Leeuw (Enschede) guld. 1.– Geest (Enschede) guld. 1.– de Jonge (Enschede) guld. 0.25 670 de Brüin (Enschede) guld. 2.50 4691 Sampson (Torquay) ŝil. 6/– 17033 Lebec (Parizo) fr.fr. 20.– Coldefy (Aulnay) fr.fr. 25.– Flottes (Parizo) fr.fr. 2.25 G. Nefzger (München) mk.g. 1.– 17472 A. Nevenzeel (Maastrich) guld. 1.– 17473 M. Demmenie (Maastrich) guld. 1.– B. (L.) guld. 10.– 15601 Rabl (Frankfurt) mk.g. 1.50 2461 Artiga (Zaragoza) mk.g. 5.62 Lab.Esp.Grupo (Wormerveer) guld. 12.42 4226 Osterholm (Malmö) kr.sv. 2.– 13132 Norman (Malmö) kr.sv. 1.– 17497 Jönsson (Malmö) kr.sv. 2.25 11067 Wagner (Stuttgart) kolektlisto mk.g. 25.– 164 k 1053 E. E. k T. Yelland (Aspremont) fr.fr. 50.– B. Eriksson (Skoghall) kr.sv. 2.– E. Johansson (Skoghall) kr.sv. 2.– Sekcio Amsterdam II guld. 7.35 Sekcio Amsterdam V guld. 13.87 Sekcio Amsterdam V (el ŝparkesto) guld. 5.13 J. Bauer (Innsbruck) ŝil 2.– Derby’aj BLEA- k SAT-anoj ŝil. 20.– 15390 P. Arbenz (Lausanne) mk.g. 1.– SEA-anoj (Leipzig) mk.g. 2.40 5289 Cavaille (Lyon) fr.fr. 10.– 16750 Förster (Bielefeld) mk.g. 3.34 SAT-Rondo (Nynäshamn) kr.sv. 7.– Esp.Klubo „La Tagiĝo” (Boras) kr.sv. 5.– A. Emanuelson (Boras) kr.sv. 5.– S. Anderson (Boras) kr.sv. 0.50 N. Svenson, S. Karlson, A. Andreasson, I. Anderson, J. Cooper, E. Helander, A. Olson, B. Häkanson, ĉiuj el Boras, po 1 kr.sv. = kr.sv. 8.– 14598 E. M. M. ŝil. 20/– 11576 L. Judd (Luton) ŝil. 1/– 7144 A. Atkinson (Luton) ŝil. 1/– 4304 J. Sulsky (Harpenden) ŝil. 5/– E. Weber (Enschede) guld. 0.75 13142 H. Grahn (Linköping) kr.sv. 3.– 16959 v. d. Plas (Rotterdam) guld. 0.65 Societo de Esp.Laboristoj (Oslo) kolekto kr.norv. 15.–

La „funt”-batalo aŭ la „klas”-batalo?

Kvankam tiu ĉi artikolo estis originale verkita okaze de la registara baloto en Britio, ni samopinias kun la tradukinto, ke ĝia esenco havas pli ĝeneralan signifon k ke la en ĝi esprimitaj konsideroj povas esti aplikataj al similaj cirkonstancoj en multaj aliaj kapitalistaj landoj. Sekve ĝia aperigo ĉi-loke ŝajnas al ni konvena. Red.

Kial la kapitalistoj okazigis la britan ĝeneralan baloton? Por eviti la efektivan batalon de l’amaso kontraŭ la kapitalistaj atakoj; por sekretigi la efektivajn celojn de la kapitalistaj diktatoreco k atakoj; por gvidi la gigantan amasan movadon en la familiaran stilon de la parlamenta „demokrateca” trompaĵo.

Unue la „nacia” registaro fariĝis. La programo kontraŭ la laboristoj komencis funkcii. La kapitalista diktatoreco havas plenan agliberon. Ĝia polica diktatoreco havas plenan agliberon. La salajr-malpliigoj estis efektivigataj ĉiuflanke kun senkompata perforto. La laboristoj estis rabitaj, malsatigitaj, batitaj.

Kaj, dum tiu batalo okazas, la reprezentantoj de la kapitalistaj partioj, de la rabistoj, venas ridetante al la laboristoj k petas: „Donu al ni viajn voĉdonojn k aprobu nian agadon.” Sed oni estas zorgema k certigas, ke la „elekto” estas enlimigita, en preskaŭ ĉiu okazo, inter kandidatoj, kiuj estas efektive, ĉu ilia partio estas „nacia”, „konservativa”, „liberala”, aŭ „labora”, por la kapitalistaj malpliigoj, kies maksimuma diferenco estas la diferenco inter politiko de dek dekonoj da malpliigoj k politiko de naŭ dekonoj da malpliigoj. Kaj la rezulto de tia elekto estos deklarita „la volo de la popolo”.

Ni devas frakasi tiun trompaĵon. Ni devas proklami la laboristan batalon kontraŭ la kapitalismo, dum la balotoj k poste. Ni nur povas fari tion per

[BILDO p.2 | 66,31,93,58] Karikaturo: granda funt-signo «£», kies supra kurbo finiĝas per kapo; en ĝi sidas leono kun krono, kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. Subskribo en la rusa: «£ – обозначение фунта стерлингов». Sub ĝi: „Britio k la Funto”. (Sovetia desegno)

batalo kontraŭ ĉiuj partioj de l’kapitalismo, per rifuzo esti tiritaj en la falsan „elekton” inter ili, farante el la „balota militiro” parton de la pli ampleksa amasa batalo, k per batalo por sendi „klasreprezentantojn” al la parlamento; komunistajn kandidatojn, kiuj iros al la parlamento, ne por helpi administri la kapitalismon k la kapitalistan ŝtaton, sed por malkaŝi k denunci la manovrojn de la kapitalistoj, k esti la voĉo de la postuloj de la laboristoj, k por gvidi la amasan batalon ekster la parlamento.

Kia estas la metodo de l’kapitalista propagando por efektivigi sian balotan trompaĵon? Ĝia metodo estas ĉiam antaŭmeti falsajn, konfuzajn, erarigajn raportojn por kaŝi la klarajn klasajn celojn per batalo atingotajn.

La principaj ideoj de l’kapitalista propagando estas nuntempe trudataj, kiel „la problemo pri la funto”, „savo de la funto”, „la financa krizo” ktp. Inter tiuj konfuzaj specoj de financa trompado por embarasi la laboristojn, estas kaŝata la efektiva klas-antagonismo.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 55

La „nacia” registaro estas la partio de la kapitalistoj unuiĝintaj por batalo kontraŭ la laboristoj. Ĉi tion iliaj agoj klare montras per la sperto de ĉiu laboristo.

Sed Makdonald k la reprezentantoj de la „nacia” registaro ne hezitas elpaŝi por diri, ke ĉio profitigos la laboristan klason. Ili deklaras, ke ili batalas por „savi la valoron de la funto”, k tial, por „savi la salajrojn de la laboristoj.” La stato de la funto k de l’brita kredito, ili deklaras, havas intereson por la laboristoj; ĉar dependas de ĝi la aĉetpovo de la laboristaj salajroj; pli bone malgranda ofero por daŭrigi tiun normon, ol pogranda malgajno pro „ŝveligo” da mono.

La laborpartia opozicio (mem ili sin nomas socialistoj) apogas tiun argumenton. Ili sin okupas pri la „problemo pri la funto” k la brita kredito, pri valutfirmigo k financo; ili proponas „publikan estradon” super la bankoj (sen la renverso de l’kapitalismo) kiel solvon; aŭ novajn ŝanĝojn en la monpolitiko.

Ni devas rompi ĉi tiun kaŝadon de la efektiva batalo. La reala batalo ne estas la „problemo pri la funto”, sed la problemo pri la klasposedo, kiu estas la kaŭzo de la krizo. La efektiva problemo estas la batalo de la laboristoj kontraŭ la kapitalismo. La senhonta insulta mensogo, kiun Makdonald diris, kiam li esprimis, ke li malaltigas la laboristajn vivrimedojn por savi la laboristajn vivrimedojn, montras lian propran trompon. Same kiel ŝtelisto, kaptata en la ago, kriegas: „Haltu, ŝtelisto!”, unue li rabas la laboristojn, k poste li diras, ke tiu ago donas profiton al la laboristoj.

Sed kiaj estas la faktoj? Makdonald prirabas la laboristajn hejmojn. Sed li savas k daŭrigas la riĉon de la profitistoj, de la altaj financaj k industriaj nobeloj, de la akciuloj k de la bienuloj.

Tio estas la signifo de la batalo por „savi la funton” — ne „savi la laboristajn salajrojn”, kio nur estas la „demokrata” vesto. La „nacia” registaro forprenas la panon de la malsataj laboristoj k familioj, por savi k konservi la milionulojn k profitistojn, k samtempe insulteme proklamas, ke ili agas por la gajno de la laboristaro.

Ĉiu laboristo povas vidi, ke tio nur estas hipokrito. Fakte, la „nacia” registaro ne savis la funton, samsence, kiel Makdonald parolas, kun la senco pri savo de la laboristaj salajroj. Post elspezo de pli ol 100 milionoj da funtoj dum kelkaj semajnoj por riĉigi la borsajn spekulaciistojn k iliajn proprajn riĉajn subtenantojn (kiuj tiel povas sin mem ŝirmi kontraŭ ia perdo pro la valor-ŝanĝo de la funto), la „nacia” registaro cedis la bazon de la funto k malaltigis la aĉetpovon de ĉiuj laboristaj salajroj.

Krom la salajro-malpliigoj, la pligrandiĝantaj prezoj estos uzataj por malaltigi la vivnivelon de ĉiuj laboristoj. Poste la funto estos firmigita denove, sur la bazo de la nova malaltigita vivnivelo de la laboristoj. Spite la manovroj, kiuj fariĝas necesaj pro la krizo, la brita kapitalismo ankoraŭ batalas por „savi la funton” laŭ la senco certigi la maksimuman valoron al la riĉaĵoj de la kapitalistoj, sed ne laŭ la senco savi la laboristajn salajrojn.

Se oni aŭskultas al la timigaj rakontoj de la kapitalistoj, kiuj diras, kiel la laboristoj en Germanio estis prirabitaj per monŝveligo en la j. 1923 k oni ne vidas la efektivajn fenomenojn de l’nun okazanta rabado, — oni marŝos rekte en la kapitalistan kaptilon.

La kapitalistoj havas cent rimedojn por prirabi la laboristojn, sed hodiaŭ ni devas kontraŭbatali la nunan atakon. Kia estas la esenco de la tuta

[REKLAMO p.3] ĈU VI JAM REPAGIS vian kotizon por la jaro 1932? Ne prokrastu ĝin fari, por ke via nomo estu enpresita en la nova JARLIBRO! Varbadu ankau novajn anojn!

trompado en la „problemo pri la funto”? Estas la pretendo, ke la interesoj de la kapitalistoj k de la laboristoj estas identaj.

Per la ruzo de kapitalista propagando, la funto fariĝas simbolo de klasunueco — kiam ĝi estas, efektive, la esprimo k simbolo de la sistemo de rabado al la laboristoj.

La funto estas la unuo de l’brita kapitalista riĉo — la esprimo de havaĵo-posedo k klas-subigo. Sub la kapitalismo oni pagas la britajn laboristojn per funtoj. Tial ili suferas, kiam okazas ĉiu ajn ŝanĝo en la kapitalista politiko, k ĉe ĉiu movo, kiu influas la funton. Sed tio ne signifas, ke la intereso de la laboristoj kuŝas en la subteno al la kapitalismo.

La interesoj de la laboristoj ne estas en la unueco kun la kapitalismo por savi k subteni kapitalistan havon k posedon. La interesoj por la laboristoj estas detrui la kapitalistan posedon k entrepreni riĉigon k produktadon por la laboristoj — la sola solvo al la krizo.

La tuta ruzo de l’kapitalista propagando konsistas el tio, ke oni fiksas la atenton al la „problemo pri la funto” k financa trompaĵo, k kaŝas la efektivan klasbatalon. Kontraŭ ĉiuj manovroj de l’kapitalista propagando, la laboristoj devas batali kun la klara celo — la laboristoj kontraŭ la kapitalistaj rabistoj.

En la „Ĉiutaga Laboristo” (Daily Worker) ĉi-supran artikolon skribis R. P. Dutt, tradukis K. Burrell (16925).

La laboristaro en Svedio.

En „S-ulo” aperis tre interesa artikolo de nia K-do Ruus el Estonio. Tiu K-do certe studis la situacion de la laboristaro, k precipe lia diro, ke ĉi tiu ĝenerale ne estas klasbatalema, estas fakto nerefutebla. Vero estas, ke ĉi tie multaj laboristoj, precipe la bonpagataj, ne havas multon komunan kun marksismo, kvankam ili eble akceptas esti nomataj socialistoj.

Ofte svedaj gelaboristoj akceptas burĝajn kutimojn, ŝatas porti modernajn vestojn, viziti unuaklasajn drinkejojn ktp. Ekzemple la Boras-a tipografista organizo antaŭ nelonge festis sian 40-jaran jubileon k por ĝia festeno ne taŭgis la popoldomo, sed la plej luksa burĝa hotelo de la urbo. Menciinde estas ankaŭ, ke la sindikato invitis al tiu festeno ne nur redaktoron de la loka socialdemokrata gazeto, sed ankaŭ tiun de l’tutburĝara, unu el la plej reakciaj en la tuta lando. Tiu festeno estis bone vizitata eĉ de membroj, kiuj neniam vizitas niajn sindikatajn kunvenojn; sed inter kelkaj forestantoj estis ni tri tipografistaj SAT-anoj.

Similaj laboristaj aranĝoj en burĝaj hoteloj ne estas maloftaj, ĉar laŭŝajne oni pli ŝatas plenŝtopi la stomakojn per luksaj manĝaĵoj ol ricevi intelektan nutron klaskonsciigan. Do K-do Ruus pravas dirante, ke en Svedio la laboristaro ne tre klasbatalemas, sed kompreneble ĉe ni ankaŭ estas klaskonsciuloj en niaj radikalaj partioj.

En alia parto de sia artikolo K-do R. diras, ke la sveda laboristaro loĝas bone, havas banĉambron k eĉ telefonon. Por ke tutmondaj K-doj per tio ne ricevu la opinion, ke ni ĉiuj vivas sub bonaj kondiĉoj, mi laŭ peto de la lokaj SAT-anoj k „S-ulo”-legantoj atentigas pri jenaj tre gravaj punktoj: Se fremdlanda K-do eniras laboristan hejmon k tie trovas belajn meblojn, tapiŝojn, bonan bibliotekon ktp, li tamen ne pensu, ke tio ĉiam apartenas al la lab. familio. Ofte estas tiel, ke ni loĝas sufiĉe bone, eĉ lukse, tamen ne posedas la sofon, sur kiu ni ripozdormas. Oni simple aĉetis la tuton kontrakte k pagadas ĉiumonate fiksitan sumon al la vendinto, ĝis la tuta prezo estas pagita. Se oni senlaboriĝas k ne plu povas pagi, vi certe konkludas, kio okazas.

Pri banĉambroj en laboristaj hejmoj mi povas sciigi, ke inter la tridek membroj de nia loka esp. grupo neniu miascie disponas pri banĉambro, k telefono en laborista hejmo ĉi tie estas maloftega. Eble la situacio estas alia en plej modernaj domoj de Stokholmo. Por senlaborulo en „nia demokratia” Svedio la stato estas terura. Jen unu ekzemplo el multaj:

Mia intima K-do, SAT-ano, senlaboras depost unu jaro, k dum tiu tempo

— paĝo 4 —

56 — SENNACIULO

li havis laboron pormizer-forigan dum tri semajnoj. Li kontrakte aĉetis meblojn je sia edziĝo k kelkajn monatojn poste li senlaboriĝis. En Svedio ne ekzistas senlaborula subvencio, sed familinutrantoj povas iri (ili tiam devas esti humilaj, ĉar nia lando ja estas demokrata) al oficejo por subteno al malriĉuloj k almoze tie ricevi eble kvardek kronojn monate. Ĉi tie mi ankaŭ menciu, ke multaj homoj en Svedio estas tiom altkulturitaj, ke ili rigardas al ricevantoj de tiaspeca helpo, kvazaŭ ili estus perdintaj sian honoron. Mia K-do ricevas 40 kr. monate k el tiu sumego, kiu ne egalas al semajna salajro de industria laboristo, li pagas 25 kronojn por sia unuĉambra loĝejo sen kuirejo. Restas por li, edzino k filineto 15 kronoj k per tiuj li aĉetu aŭ pli ĝuste riparu, ĉar senlaborulo povas aĉeti nek vestojn nek ŝuojn, la necesan kostumon. Li ankaŭ devas je difinita tago pagi la elektran lumon, se li ne preferas sidi en mallumo; ĉar kvankam la elektrostacio estas en posedo de la urbo, ĝi tute ne atentas pri aliaj aferoj ol mono. Se iom nun restas, li aĉetu panon k grasiĝu.

Certe, mi kredas, ke svedaj laborhavantaj laboristoj, kiuj estas bone salajrataj, — sed ne ĉies salajro estas sufiĉa, — ĝenerale vivas sub pli bonaj kondiĉoj ol multaj el niaj fratoj en eksterlando, sed niaj senlaboruloj k multaj sezonlaboristoj certe ne povas diri, ke ilia sorto tro diferencas de la senlaborula mizero en tutmondo.

V. Ekström (12 439), Boras.

La senlaboreco en Hispanio.

Hispanio estas lando, kies nombron da senlaboruloj estas neeble ekscii. Sed estas facile ekkoni, kiom da viktimoj kaŭzas la laboro. Ĉar la statistikoj, kiuj havas iun ajn valoron por la burĝoj, estas zorge starigataj. Ili ja havas la celon informi la burĝon pri ĉio, kion li perdas, k kiel li povus konservi ĝin. Ekonomie besto, ekzemple porko, havas pli da valoro ol homo. Nur per la statistikaj komisionoj de niaj sindikatoj ni scias iom pri la nombro da senlaboruloj. Laŭ tiuj statistikoj estis laste en Barcelono 12 mil senlaboraj sindikatanoj k 6 mil nesindikatanoj; krome 22 300 personoj laboris nur tri tagojn dum semajno, k pli ol 5 mil laboris nur 1—2 tagojn semajne. Inter la 15-a de septembro k la 3-a de oktobro estis ĉiusemajne 800 laboristoj maldungataj.

La problemo ne havas solvon, tiom longe kiom kelkaj el la maldungitoj politike interkonsentas kun la burĝoj. Ĉi tiuj eble havas ŝancon retrovi iam laboron, sed la aliaj, la pli granda parto el la senlaboruloj, estas nebezonata de la kapitalista socio. Al la kapitalismo ne mankas manlaboro. Estas sufiĉe da almozpetantoj, kiuj povus produkti per siaj manoj abunde, por ke neniu bezonu malsati. Jam nun multaj homoj ne plu havas hejmon k familion; tiuj, kiuj povas havi tian „lukson”, fariĝas eksterordinaraj homoj. Tiaj estas la avantaĝoj de la tielnomata „civilizita” socio, en kiu la senlaboruloj palvizaĝe vagantaj tra la stratoj de l’urboj devas peti pri telero da supo el aristokrataj manoj.

Jaime Folch (15 412).

Tiel oni kalumniis la komunistojn.

En „S-ulo” n-o 368/69 aperis mia artikolo „Atencoj kontraŭ la kapitalismo” k mi nun aldonas, ke kiam mi estis verkinta ĝin, oni ankoraŭ ne estis kaptinta la kulpulojn de la fervoja katastrofo de Bia-Torbadj en Hungario. Intertempe la polico de Vieno (Aŭstrio) sukcesis aresti la krimulon: estis unu sola homo, Silvestr Matuŝka, nek komunisto, nek socialisto, sed klerikalulo, kiu dum ĉiu religia festo, kiel sola loĝanto en la tuta domo, ornamis siajn fenestrojn per flagetoj k rubandoj. Li ofte vizitis preĝejojn k entute kondutis kiel piulo. Li posedis

Por ke „LNE” pluvivu!

13 025 (Amsterdam) guld. 0.50 N. N. (Tw.) mk.g. 10.– v. Haver (Hamme) mk.g. 2.32

fabrikon k ŝtonrompejon; tiaprofesie li facile povis aĉeti eksplodmaterialon. Li ne havis kunulojn; tute sola li faris la atencojn en Germanio, Aŭstrio k Hungario.

Tiu afero instruas al ni jenon: La hungaria registaro uzis tiun okazon por fie suspekti k persekuti la komunistan partion. Pere de la radiostacioj oni disvastigis tra la mondo: La komunistoj estas krimuloj! Policaj oficistoj konferencis pro defendo kontraŭ la komunismo. En Hungario estis leĝigataj militaj tribunaloj. Oni murdis la honoron de la komunista partio. Kaj nun evidentiĝas, ke la krimulo ne estas komunisto, sed religiemulo, preĝemulo, iama oficiro de la reakcia Horti-armeo! Sed ĉu oni nun atakas k insultas la eklezion, kies membro la krimulo estas, ĉu oni petas pardonon de la komunista partio pro la senkaŭza suspekto?

Ne, tute ne. Oni konsideras la krimulon kiel privatan personon, verŝajne frenezulon. Jen la objektiveco en la burĝa socio. Kaj mi rakontas tion, kvankam mi ne estas komunisto, sed nur simpla klasbatalanto.

Magjaro.

[REKLAMO p.4] Prez-malaltigo! P. Kropotkin: ETIKO. 240-paĝa volumo entenanta plej valorajn pensojn de l’fama anarkisto anstataŭ 1,80 mk. g. kostas nun nur 1,20 mk. g. Havebla ĉe SAT en Lajpcig k Parizo.

La germana financministro dekretas pluan malsaton.

En Germanio ekzistas kontraŭkapitalista movado, kiu ĉefe en lasta tempo tre multe kreskis, k kies batalo konsistas ĉefe en tio, nuligi la kapitalisman monsistemon per enkonduko de alia ŝanĝilo. La percepto de tiu movado en koncizaj frazoj estas jena: La hodiaŭa mono tial estas kapitalista, ĉar ĝi estas bazita sur oro k de ĝi estas dependa. La batalo do devas esti direktata kontraŭ la orvaluto de la mono. Tio estas ebla, se ni forigas la oran bazon k enkondukas liberan monon bazitan nur sur la varindico, k kiu ankaŭ ricevu la saman econ kiel la varo, kun kiu ĝi estu ekvivalento, nome ĝi perdu ankaŭ je valoro.

Tiu movado, kiu eliris de la „Fiziokrata batalligo” k aparte fondis tielnomatan ŝanĝunuiĝon, eldonis apartan ŝanĝilon, kiun ĝi nomis „Wära” (vera). La Vera-ŝanĝilo estis flava folio k sur ĝi estis indikataj la diversaj datoj, ekz. sur unu Vera-folio (la valoro de unu germana marko) estis 12 datoj. Tio signifas, ke ĉiun monaton je fiksita dato devas esti surgluata sur la kampo, sur kiu la koncerna dato troviĝas, marko valoranta 1 pfenigon. La Vera do estis ŝanĝilo perdanta valoron monate de 1%. Ĝi estis ŝanĝilo en la senco de la libera mono de Silvio Gezel (Gesell) k havis tian econ, ke fakte ne ekzistis leĝo por malhelpi ŝanĝadon per Vera. Oni ankaŭ jam havis multe da sukceso per ĝi, ekz. oni estis finance subteninta iun minejon en Bavario, pro kiu multaj laboristoj denove ricevis laboron. Oni aĉetis per tiuj novaj ŝanĝiloj same kiel per la kapitalista mono. Sed ĉiuj devis esti membroj de la „Ŝanĝunuiĝo”. La anoj de tiu unuiĝo do kvazaŭ faris monstrikon, nome ili ne plu volis ŝanĝi per kap. mono, unu el la ĉefkaŭzoj de la hodiaŭa krizo. Ĉar la movado kreskadis k post tre ampleksa disvastiĝo de tiu ŝanĝilo ĝi estus povinta minaci per bankroto la kap. monon, oni per ĉiuj rimedoj provis malhelpi tiun agadon.

Nun la sinjoro financministro kreis dekreton (leĝon), kiu malpermesas la pluan ŝanĝadon k minacas per monpuno de 10 000 mk. g. aŭ 6 semajnoj da karcero. Do, ĉar ne ekzistas leĝo pri tio, oni kreis ĝin. Germanio nun kvazaŭ estas la lando de l’mizerdekretoj; ĉion oni malpermesas, kio mi-

— paĝo 5 —

nacas al la ŝtato (ekz. „Ruĝfrontorganizo“ en antaŭa tempo), sed nenion la registaro entreprenas por mildigi la mizeron. Tial ni nur mem povas helpi al ni, sed bonan helpon oni malpermesas. Ĉar fakte la „Vera“ jam donis laboron al kelkaj k estus povinta fari multon bonan en la ekonomio, donante panakiron al proletoj. Tial ni ne hezitu diri: „La financministro dekretas pluan malsaton.“ *R. Pförtner (6707).*

POR NIA MEDITO.

Kiel akirite, tiel perdite.

*

Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.

*

Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.

*

Dubo gardas kontraŭ risko.

*

Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.

*

Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj.

*

Ne iru fadeno antaŭ kudrilo.

El „Proverbaro Esperanta“ prilaborita de L. L. Zamenhof.

La profitemo de l’mastroj ne haltas antaŭ la landlimoj.

En la laborperejo de Strasburgo la nombro de senlaboruloj neniam estis tiel granda kiel nuntempe. Okazis, ke en unu el la lastaj semajnoj la senlaboruloj ekribelis kontraŭ la aferstato ĉe la administracio, rompante la oficejajn vitrojn. La estraro decidis ne plu renovigi pasportojn k laborpermeson por fremdaj laboristoj. La mastraj organizoj, kiuj ĉiuokaze reklamas sian naciismon, rekomendegis k favoris la dungadon de germanaj laboristoj, al ĉi tiuj malpermesante aliĝi al la revoluciaj sindikatoj. Tio estis laŭ ilia plano de salajra malaltigo! Pluraj centmiloj da senlaboruloj en Francio estas devigataj pagi impostojn k ankaŭ militiri, se la „nacia intereso“ estas minacita. La germana registaro, male, liberigis de impostoj tiujn, kiuj laboras en eksterlando k konsentas al tiuj, kiuj laboras en Elzaso, eĉ monpremiojn. Sed la politika konvinko de tiuj premiitoj estas sub konstanta mastra kontrolo.

La proletaro devas vidi tiujn faktojn, elmontri ilin k konsekvence ankaŭ ignori la landlimojn en siaj bataloj kontraŭ la mastraro, kiu servigas al si la naciisman spiritostaton, arte instigatan en la amasoj, por pli facila k profitdona ekspluatado. A. R.

ĉefo k sekretario de l’bulgara komjunulara ligo, estas mortigita de policano en strato de Sofio la 30-an de oktobro. Li estis unu el la unuaj, kiuj laboris super la reorganizo de la kompartio k komjunularo en la neleĝa periodo. En 1919, kiel studento, li estis loka komjunulara sekretario, en 1923 (jaro de la armita ribelo) li estis ano de l’ organiza komitato ĉe la ministoj. En 1925 li studis en la Leningrada Universitato k transprenis poste la gvidadon de l’Kom. Junulara Ligo en Bulgario. H.

Instruista mizeriĝo en ekstereŭropaj landoj.

En Aŭstralio pro la buĝeta deficito de proks. 21 milionoj da dolaroj la oficistoj k instruistoj spertis salajr-malaltigon de 1–2 % ĉe salajroj de 1000–2000 dolaroj, 20 % ĉe salajroj sub 1000 dol. k 18 % ĉe salajroj sub 217 dol. Oni vidu la juston! En Suda Aŭstralio oni fermos 365 lernejojn.

En Kanado la malaltiĝo ĉe lernejaj komitatoj estas ĉ. 25–30 %. Oni serĉas pli malbone pagatajn instruistojn. Unu jam akceptis oficon por 300 dolaroj jare. — En la distrikto Anantopur (Brita Hindio) la instruista jarkunveno protestis kontraŭ salajr-malaltigoj k pagprokrastoj. Protestantoj estas maldungataj. En Johanesburgo (Transvalo) maldungo de 70 instruistoj ĉe superaj lernejoj estas intencita. Ĉe la elementa lernejo jam 100 juninstruistoj estas senlaboraj. Komunikis S. Aarse.

Grava atentigo!

Fidante al la promeso de la presisto en Nederlando, kiu fiksis la livertempon por la

PROTOKOLARO PRI LA XI-a SAT-KONGRESO

je mezo de novembro, ni anoncis pri la baldaŭa apero de l’broŝuro. Bedaŭrinde la presisto ne kapablis teni sian promeson; la K-doj notu, ke la pli ol 100-paĝa volumo povos aperi nur en la

mezo de decembro.

La klasbatalo tra la mondo

Bataloj kontraŭ la reakcio en Hispanio.

Manifestacio organizita de la katolikoj k bienposedantoj en Palencia por revizo de la konstitucio okazigis interpuŝiĝojn kun la laboristaro. Socialistoj k anarko-sindikatistoj strikis tri tagojn antaŭe por protesti kontraŭ la permeso donita de la registaro fari tiun ĉi kunvenon. La strikantoj, postenantaj ĉe la urbopordoj, haltigis k per ŝtonoj superŝutis la aŭtomobilojn, kiuj alkondukis el la tuta regiono partoprenontojn je la manifestacio. Pluraj special-vagonaroj estis atakataj en la stacidomoj de Medina del Kampo k Palencia. La policistoj sin ĵetis plurfoje sur la laboristojn k vundis k arestis multnombrajn K-dojn. En Burgos okazis kontraŭmanifestacio, kiun partoprenis pli ol dumil laboristoj, kiuj postulis, ke la civila gardistaro estu retirata. Okazis pafado de la policistaro kun la rezulto, ke pluraj laboristoj estis vundataj. L. R.

Elekto-sukcesoj k batalpreparoj de Hitleranoj en Germanio.

La „land“-elektoj en Meklenburgo, Bremeno k Hesio rezultigis fortan kreskon de la nacisocialistaj (Hitleranaj) voĉoj; en ĉi lasta subŝtato, kie antaŭe la faŝistoj havis nur unu deputiton, ili estas nun la plej forta partio kun 27 deputitoj. La marksistoj voĉdonis dividite en kvar partiojn. En la ĉirkaŭaĵo de Breslaŭ (Silezio) la ataktaĉmentoj nacisocialistaj ne nur el Silezio, sed ankaŭ el Saksio k aliaj regionoj koncentriĝis, estas laŭgrupe enkazernigitaj ĉe farmejoj k bienoj k faras ekzercojn tage k nokte.

Okaze de nacisocialista elektokunvenego en Darmŝtat, kie parolis Hitler k kie kolektiĝis ĉ. 20 mil Hitleranoj, estiĝis gravaj kunpuŝiĝoj inter nacisocialistoj k komunistoj. La polico arestis pli ol 200 personojn; kelkaj estis grave vunditaj. En Openhajm (Hesio) estis vunditaj dek personoj ĉe kunpuŝiĝo. P. S. S.

Senrajtigo de fremdaj laboristoj (Alĝerio).

Por devigi la eksterlandulajn laboristojn akcepti la kondiĉojn de francaj mastroj, la polico fitraktas ilin rigore. En Alĝero 3 K-doj estis arestataj, kiam ili iris al la Laborborso en tiu urbo, por partopreni esperantan kurson. Ili estis liberigataj, ĉar iliaj legitimiloj estis en ordo, sed la polico malpermesis al ili eniri la ejon. Hm.

Gvidanto de l’bulgara kompartio mortigita.

Nikolao Kofardjev, unu el la gvidantoj de l’neleĝa bulgaria kompartio,

DISKUTEJO:

Kontraŭ la konfuzado!

(Respondo al K-do 16 900.)

Kara K-do Vetig! En „S-ulo“ n-o 366/67 vi pridiskutas mian artikoleton „Pastroj imitas Sovetion“ (n-o 361), dirante, ke la uzado de traktoroj fare de monaĥoj ne signifas imitadon al Sovetio, ĉar ankaŭ en kapitalistaj landoj oni aplikas modernajn maŝinojn por la terkulturado. Nu, la eklezio ja ne atakas grandbienulojn pro teknikigo de la agrikulturo, ĉar tio en la kapitalisma socio neniel ĝenas la ekziston de religioj. Sed ĝi furiozas kontraŭ la kolektivismo en Sovetio, kie iom post iom malaperas la ekonomia

— paĝo 6 —

bazo por ĉia religieca sento, kie la komuna mastrumado, terkultura k industria, *mem fariĝas religio.* Do la titolo de mia verkaĵo celis atentigi pri la kontraŭeco inter la agitado de la pastraro kontraŭ la kolektivismo k ĝia apliko en la propra mastrumado. (Cetere la strukturo de la katolika eklezio en kelkaj rilatoj similas al la sovetia sistemo.)

Vi ankaŭ mencias, ke en Paragvajo la jezuitoj dum du jarcentoj gvidis — komunistan ŝtaton. K-do, ne forgesu, ke tiu „komunismo“ estis la plej senhonta ekspluatado super indiĝenoj, kiu iam k ie ekzistis! La eklezio do konsentis eĉ aprobi komunistan ŝtatformon, kondiĉe ke ĝi povas spirite k materie profiti el ĝi. Tion ĝi povis tiam en Paragvajo, sed ne nun en Sovetio. Tial la komunismo en Sovetio estas ege pli danĝera por ĝi. En Paragvajo regis la jezuitoj, en Sovetio regas la bolŝevikoj. Jen sufiĉe grava diferenco.

Ke la katolika eklezio ĝis nun sukcesis daŭrigi sian potencon, klariĝas el tio, ke la ekonomio fakte ĉiam estis privatmastruma, kvankam ĝi dum la jarcentoj de la interŝanĝo de varoj evoluis al la regado de l’financa kapitalo. La provo, forigi la privatan mastrumadon (k nur parte, ne tute), okazas nur nun k tial la eklezio iom maltrankviliĝas, ĉar ĝi kutimas antaŭvidi la evoluon de la aferoj.

Jes, ĝi serĉas vojojn por transiri al la nova epoko, ĝi tolerus eĉ la socialismon, se ĝia spirita superregado estus restonta. Sed ĝi jam konvinkiĝas, ke la kreado de socialisma mastrumado malebligas tion, ke la demando de la religia hegemonio estas ligita kun la ekonomia bazo. Tiel la stato de l’ekonomio por la eklezio ja estas decida. Oni povas plej akre kontraŭi la katolikismon (ĉirkaŭ kiu tiurilate kolektiĝas la aliaj eklezioj), sed devas konfesi, ke ĝi disponas pri taktikaj kapabloj. Ĝuste la furioza atakado kontraŭ la kolektivismo montras, ke la eklezio taksas tiun mastrumsistemon treege danĝera por sia spirita superregado. (Tion tute ne influas la fakto, ke malmultaj idealistoj inter la pastraro klopodas, iel amikiĝi kun nekapitalisma ekonomio. Tiuj idealistoj neniam akiros konsiderindan influon en la eklezio). Se ni ekzamenas la agadon k sintenon de la eklezioj, ni rajtas akcepti la teorion, ke religieco k ekonomia stato estas firme interplektitaj. F. S.

Pri la kvinjara plano.

(Al la Socialismo aŭ al la Faraonismo?)

La verkaĵo de K-do L.¹ havas teorian celon. Ĉu la reĝimo en Sovetio estas diktaturo de la proletaro, socialista aŭ alia? — En Sovetio regas la praktiko (devas regi), fakto k ne teorio. Kaj se K-do L. rigardus laŭ praktiko k faroj aplikeblaj en Sovetio, la rezulto estus alia. La soveta registaro tute ne asertas, ke oni jam havas la socialismon. La soveta diktaturo forigis la kapitalistan sistemon en Sovetio, forigis la potencon de la mono k de la privata propraĵo. Ĉu ĉi tiu diktaturo nun estas „diktaturo de la proletaro“ ktp, ĉu entute tia ĝi povas esti? Estas teoria demando. Fakte la diktatura reĝimo en Sovetio ĝis nun ĉiuokaze estis por la proletaro k kontraŭkapitalista. — Plue kontraŭbatali la mondkapitalismon k (kiel ĉefaĵon) konservi la potencon en sia mano ĝis la finfina ekstarigo de la socialismo estas ĉefa tasko, al kiu servas la industriigo de l’soveta ekonomio. La kvinjara plano volas plenumi ĉi tiun taskon. La mondkapitalismo, ekkoninta la danĝeron, malhelpas laŭ sia povo. Kaj ĝi, la kapitalismo, memkompreneble ne aplikas teorian tezon, k neniu el la kritikistaro „teoriumas“ pri tio.

Kial oni postulas rilate al la soveta registaro konsiderojn laŭ teorio, se la faktoj postulas alian agmanieron? Kial entute tiom multe da teorio por la estonto? Se la germana laborista klaso k precipe ĝiaj gvidantoj dum la jaroj 1918 k pli poste estus agintaj iomete pli laŭ la faktoj k malpli laŭ teorio, la germana popolo nuntempe ne devus travivi tiun ĉi altgradan mizeron. 4 660.

¹ Vd. n-ojn 364/369.

MI VOLAS SCII . . .

Kun la kreskado de la senlaboreco aperas diversaj proponoj pri forigo aŭ mildigo de la nuna ekonomia krizego. Ekestis ankaŭ teorio, ke en ĉiu familio nur unu persono, aŭ la edzo aŭ la edzino, rajtu monakiri, escepte plenaĝaj geidoj. La fakto, ke jen ambaŭ geedzoj laboras k jen tuta familio estas sen laboro k sekve sen enspezoj, ja pensigas onin. Tial tiu problemo estas ofte diskutata en lab.gazetoj, ankaŭ en Aŭstrio, kie la sistemo de la soc.dem. partio min mirigis. Nome ĝi pretekstas, ke ĉiu homo, ĉu viro, ĉu virino, havas „rajton je laboro“, k tial la proponita reguligo estas neebla. Teorie tiu opinio ja pravas, sed praktike ĝi estas kruela k nekomprenebla. Oni diras, ke nur la socialismo povos garantii laboron al ĉiuj. Jes, sed ankoraŭ regas la kapitalismo k ni ne povas forigi ĝin, do ni devas akomodiĝi al ĝiaj kondiĉoj. La rekomendo de la soc.dem.partio, atendi ĝis efektivigo de l’socialismo, ne taŭgas. Ankaŭ la pastroj promesas al ni „ĉielan feliĉon“. Sed ni vivas jam nun k tial ni nuntempe volas laboron. En la aŭstria soc. dem. partio oficas ne malmultaj personoj, kiuj havas tri aŭ kvar postenojn bone pagatajn. Ĉu tio estas en ordo? Oni predikas al ni solidaron, sed agas malkonsekvence. El rakontoj de rusaj verkistoj mi scias, ke eĉ en Sovetio dum periodo de labormanko (en la unuaj jaroj post la revolucio) oni maldungis edziniĝintajn virinojn en ŝtataj oficejoj k laborejoj. Kial en la soc. dem. partio la teorio superas la praktikon?

Mi demandas la Gek-dojn, kiel ili pensas pri tiu problemo. Pensemulo.

Sugestoj k instigoj.

K-do O. Sandberg (15 324) en Landskrona, leginte la artikolon „Per SAT en Skandinavio“ (n-oj 368/371) skribis, ke ĝi entenas multajn troigojn k erarojn, k ne volas tamen fari ĝustigojn, timante fari mem erarojn. Li sugestas, ke en ĉiu loko, kie troviĝas SAT-membroj, oni elektu membron, kies tasko estas ĝustigi aŭ malerarigi eraraĵojn en aperintaj artikoloj pri la koncerna regiono.

Pri la artikolo „Kiom kostas al ni la milito?“ (n-o 370/71) li opinias, ke tie ankaŭ estas eraroj en la cititaj nombroj. Pri tio statistikistoj povus longe diskutadi. La milito mortigis ja ne nur soldatojn, sed malrekte per mizero, malsato k epidemioj civilulojn: virinojn, maljunulojn k infanojn, kiuj duobligas la nombron de la viktimoj pereintaj sur la batalkampoj.

SCIENCO K TEKNIKO.

La problemo pri la morto.¹

Por resumi pri la unua parto de nia studo: Oni ne scias ankoraŭ, kial la pli evoluintaj estaĵoj sin defendas malbone kontraŭ la organismaj lezoj, dum la primitivaj ĉeloj k la plej simplaj estaĵoj havas preskaŭ miraklan rezistokapablon.

Nun ni demandas: Ĉu ekzistas ĉe la homo natura morto? Ĉu oni konstatis mortojn, kiuj vere okazis pro maljuno, rezignon de organismo sendifekta, sana, sed veninta al tempofino ordonita de la naturo? Malfacile estas pruvi ĝin laŭ preciza maniero. Plejparte la morto rezultas, eĉ se ĝi ne estas akcidenta aŭ kaŭzita de grava malsano, el profundaj organismaj lezoj aŭ perturboj.

Speciale la homa vivo estas senĉesa batalo kontraŭ la parazitoj k bakterioj ĉiuspecaj, kiuj, eĉ se ili ne estas la

¹ Vd. ankaŭ la n-on 370/71.

[REKLAMO p.6] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Kolmstraße 1, Leipzig O 27.

— paĝo 7 —

kaŭzo por gravaj infektmalsanoj, ĝenas la organismon en ĝia laboro de malvenenado kontraŭ siaj propraj defalaĵoj. Oni povas do tre malfacile trovi individuon, kies vivo atingis normalan finon de sia ekzisto. Kelkaj sciencistoj kredis povi argumenti per tiu fakto, ke por ĉiu speco ekzistas meza vivdaŭro sufiĉe difinita, k ke, konsekvence, tio ŝajnas esti la signo pri normala vivdaŭro por ĉiu el ili. Sed oni povas kontraŭdiri tiun argumenton, ĉar ĝi povas ankaŭ intervenigi propran rezistlon [?] de ĉiu speco al la vivkondiĉoj, kiuj estas ordinaraj al ĝi, tiel ke la problemo entute ne estas ŝanĝita.

Pli certa studkampo estas la fenomeno de l’maljuno. Rilate la internajn, organajn signojn de l’maljuno oni faris gravajn konstatojn (la eksteraj signoj estas sufiĉe konataj por ne tuŝi ilin). En maljuniĝinta organismo la malmoliĝo de l’organoj estas ĝenerala fakto; k tiu ĉi malmoliĝo rezultas el la progresanta anstataŭiĝo de l’specialigitaj ĉeloj per la ordinaraj ĉeloj de l’kuniga histo. Alivorte, la ĉeloj apartenantaj al la organoj, k kiuj estas altgrade diferencigitaj ĉeloj, havantaj bone difinitajn k limigitajn funkciojn en la organismo, ŝajnas esti vere tiuj, kiuj plej multe perdis sian kapablon al la multobliĝado (kapablo, kiu respondas al tiu de l’lez-riparado).

Male, la ordinaraj ĉeloj, kiuj konsistigas la kunigajn histojn, t. e. kiuj prizorgas la „plenigadon“ de l’organismo, konservas pli bone sian kapablon reprodukti sin, k ili sufokas la unuajn, reduktas ilin, okupas ilian lokon ne havante iliajn kapablojn, k la organismo mortas iom post iom, ĉar ĝi ne plu scias plenumi la funkciojn, kiuj faras la vivon.

Kaj kial la diferencigitaj ĉeloj perdis sian vivpovon? Ŝajnas, ke tial ke ili vivas nur ankoraŭ artefaritan vivon. Dum la ĉelo de l’ malsupera estaĵo plenumas samtempe la funkciojn de l’ asimilado, defendo, kreskado, ktp., la specialigita ĉelo taŭgas nur por unu sola afero. Ĝi ofte ne plu scias sin nutri mem: ĝi ricevas sian nutraĵon tute preparita, kiu estas alportata al ĝi per la sangcirkulado, sed ĝi estus malkapabla, finpretigi mem tion, kio estas necesa al ĝi, ekde la krudaj elementoj, t. e. digesti. Fine, estas verŝajne, ke la aktiveco de ĉiuj ĉeloj estas kontrolata de l’nervaj centroj de la organismo, kontrolo tiom pli progresinta, kiom la organismo estas perfektiĝinta. Ili fariĝas simplaj plenumantoj, nekapablaj supervenki en okazo de malfunkcio de l’estro.

La kunigaj ĉeloj, male, pli translasitaj al si mem, konservis sian vivpovon. Kaj eĉ, kiam nerv-malfunkcio okazas, kontrol-manko estiĝas, oni vidas ilin reage multobliĝi senlime, blinde, k doni elkreskaĵojn, kiuj ne estas submetitaj al la ĝenerala harmonio de l’estaĵo, al kiu ili apartenas. Tio estas la verŝajna origino de l’kancero.

Maljuno k morto aperas tiel kiel konsekvenco de la kompliko de l’superaj organismoj k la diferenciĝo de l’ĉeloj de la internaj organoj. Sed tio ne signifas, ke oni ne povus batali kontraŭ la maljuno k eĉ kontraŭ la morto. Kial ne provi eviti tiujn senfortiĝojn de la direktantaj centroj, tiujn ĉi veneniĝojn, mankojn en la nutriĝo? Se la juna k eĉ la plenaĝa estaĵo vivas longajn jarojn en perfekta ekvilibra stato, ne estas motivo por ne klopodi plilongigi tiun ĉi staton tiom longe kiom eble; k, racie, ne ŝajnas ekzisti motivo por ne sukcesi en tio. La eksperimentoj de Karel (Carrel) k postsekvantoj montris, ke histoj elprenitaj sur vivantaj organoj povis plene teniĝi vivaj k pludaŭri dum longa tempo, se oni tenis ilin en favoraj kondiĉoj. Kontraŭ la intest-veneniĝo per la mikroboj ĉiuspecaj de longaj jaroj Meĉnikof rekomendegis severan nutraĵan higienon. Kontraŭ la degenerado k la multobliĝemo de l’histoj oni provis apliki specialajn serumojn, kies efiko estas veki aŭ stimuli la nervajn centrojn komisiitajn reguligi iliajn kreskadon k nutradon. Fine, multnombraj scienculoj atentigis pri la glanda sekrecio, precipe tiu de seksglandoj, k ties rolo por la reguligo de iuj organaj funkcioj (eksperimentoj de Ŝtajnaĥ, Voronof k. a.).

Ke la homaro povu lerni ĉe la naturo k, anstataŭ amasigi ruinojn, prepari la maljunon k la morton pro siaj eraroj k ekscesoj, vidi male, ke la konoj pri plej favoraj kondiĉoj de ekvilibro k socia higieno malprogresigas la doloron k permesas al ĉiu realigi la plenon de siaj kapabloj.

Ĉiujn libromendojn,

ne nur tiujn pri SAT-eldonaĵoj, sed ankaŭ mendojn pri kurslibroj, vortaroj ktp. faru ekskluzive ĉe la Administracio de SAT, Leipzig.

Tago el mia vivo.

Raktaktak. . . kartavas la astma vekhorloĝo k ŝiras min kruele el la brakoj de Orfeo. Aŭroras, ho ve! Nu — tamen! La tintado de l’diligenta astmulo ja ne valoras por mi, sed por mia fratino, kiu leviĝu por iri fabrikon. La laborfortoj de virinoj tre valoras, dum ili estas junaj. Korpojn de virinoj jam eluzitajn oni same ne povas profitigi kiel tiujn de viroj. Egalrajteco!

Mia duondormo nun tute forestas k mi cerbumas, kiel mi evitu la grizan monotonecon de l’tago. Ha! Hodiaŭ mi ja devas bicikli en la ĝardenon de amiko, por finkonstrui laŭbeton por kokoj, kiun hieraŭ mi ekkomencis. Sed antaŭe mi devas havigi al mi en la laborperejo la senlaborulan stampon. Kaj poste — se restus ioma tempo, mi . . . ja vidos.

Pano, kafo: la matenmanĝo. Tiel mi „bone nutrite“ biciklas al la „Stelramparo“ (Sternschanze), kie troviĝas la laborperejo, k en fetora pro neaerumado koridoro enviciĝas inter amaso da kunsuferantoj por oferti mian unusolan kapitalon: laborforto. Tutan horon daŭris la profita ago, ĝis fine mi ekspirante forlasis la de ĉiuj dek kvar bonfarantoj benatan ejon k etpedalis eksteren, periferien.

Ĝojas mia amiko, ke tiom malavare k helpeme mi lin subtenas. Hieraŭ bone progresis mia laboro k tial do ne multe restis por fari hodiaŭ. Ĝojas ni ambaŭ pri la konstruo primitiva, sed tamen fortika k bonaspekta. Ripozas ni ambaŭ sur benko, kiun rapide lertbate mi estis farinta kiel lastan aĵon. Ambaŭ ni ĝemas. „Kia belega vetero, malgraŭ tio — nenia laboro.“

„Vidu la centmilojn da brikoj,“ li fingomontris Hundsfeld-on, kie en longfantomaj strioj brikoj estas fakule amasigitaj por servi al domkonstruado. „Pasintan printempon oni jam alveturigis ilin, eĉ jam ekfosis, sed ĝis nun nenia ĝermeto da laboro montriĝas. . . “

„Ĉi-jare ni ne bezonos labori, la urba almozulejo nin nutros.“

„Kial ne foje ni estu rentuloj; niaj pandonaj entreprenistoj certe scias, kio mankas al ni; ni ne plendu.“

Tiel alternas mokado. Fine mi adiaŭis k scivole veturis al la brikokarikadoj. Aspektis, kvazaŭ laborista abelaro ĵus estus forlasinta la konstrulokon, malgraŭ ke dum la tuta jaro, krom ĉiutagaj gardistoj, neniu laboristo estis suririnta ĝin: Morter-, brik-, cementlevi­loj, ofte jam duone starigitaj, miksmaŝinoj, reloj, ĉaroj — mi memoras, ke io simila vidiĝis dummilite, ĉar laboristoj iris fratmortigi, nur ke ĉi tie temas pri „profunda pactempo“ k pri gigantaj dimensioj. Fosaĵoj jam kadukaj, sablo enblovita: bildo de plena ruiniĝo, labora bankroto.

Aliajn konstrulokojn mi vizitis: samaj tombejoj.

Hejmen biciklante mi traveturis la „nigran teron“, la katedralan kvartalon. Tie apud episkopejo centope amasiĝis laboristoj antaŭ enveturejo ĉe konstruloka bretbarilo. Certe ili primiris laboristojn, tie ŝovelantaj pordoman fosaĵon.

„Volante labori ĉi tie, oni devas legitimi sin kiel pia katoliko k montri rekomendilon de l’paroĥestro.“ „Tia perfido!“

— paĝo 8 —

#### La centjara datreveno de l’morto de Hegel.

[BILDO p.8 | 8,9,37,33] Desegnita portreto de la filozofo Hegel, kun ĉapo, rigardanta maldekstren.

Antaŭ du semajnoj oni solenis la centjarfeston de l’ granda filozofo Hegel, kies nomo estas konata al ĉiu marksisto, ĉar efektive Hegel vivas hodiaŭ plue nur per Marks k en Marks. Sed tiu filozofo, profesoro ĉe la Berlina Universitato, estis la oficiala filozofo de la aŭtokrateca k militema prusa ŝtato. Kaj eĉ hodiaŭ, la adorantoj k pluigantoj de tiu spirito, Hindenburg, Hitler k K^io^ ne ĉesas revivigi Hegel kiel apogon por sia propra reakcio. Sed sen la forta mano de Marks, kiu materiigis la Hegelan metafizikon, lian dialektikon, hodiaŭ Hegel tute ne plu estus komprenebla! En tiu filozofio verdire dio (sub la kaŝnomo de l’absoluto) estas ĉe la komenco k ĉe la fino de l’sistemo; tamen ne la dio de l’biblio; ĝi estas io konstante moviĝanta, senĉese ŝanĝiĝanta ĉe Hegel. Se Marks bazis sin sur Hegel, ĝi estis sur returnita Hegel; lia sistemo, kiu staris ĝis tiam sur la kapo, estis metata de Marks sur la piedojn. Li transportis la dialektikon el la metafizika sfero en la realon de l’mondo, de l’naturo k de la historio. Per tio Marks likvidis la iluzion, ke ĉiu evoluo kreiĝas ĉefe en la spirito (sekve en dio) k ke la mondevoluado (naturo, historio) estas nur rezulto el idea movado. Jen, ĉe Marks, la reala mondo evoluadas laŭ siaj propraj leĝoj, k ne plu ekzistas absoluto aŭ ideo pri ia absoluto, sed nur homecaj ideoj devenantaj el la natura k homara evoluo k en reciprokaj rilatoj kun ĝi.

Socialismo en la kapitalisma socio.

Ne multaj homoj scias, ke jam en la kapitalisma socio troviĝas eroj de socialisma mastrumado. Mi ne volas paroli pri la prakristanismo aŭ similaj aperaĵoj inter necivilizitaj popoloj. Meze en Eŭropo, antaŭ niaj okuloj, ni povas vidi, kiel la loĝantaro komune mastrumadas. Precipe en la vilaĝoj de montaraj landoj (Svisio, Aŭstrio) tiu fakto estas konstatebla. Malproksimaj de la grandurba kapitalismo, la kamparanoj ĉiel subtenas unu la alian. Se iu konstruas novan domon, ĉiuj vilaĝanoj kunhelpas, alportas trabojn, ŝtonojn k brikojn, preparas morteron, segas, najlas ktp. Sed ili tion ne malvolonte faras, tiu laboro ĉiam estas gaja festo por la tuta vilaĝo. Ofte la paŝtejoj estas komune mastrumataj. La konata sveda verkisto Strindberg mencias, ke en Svisio li rimarkis kamparanajn kooperativojn por melkproduktoj; liaopinie tie la montaranoj kvazaŭ efektivigis por si ian socialismon. En kelkaj valoj de Valizo (kantono de Svisio) po tri familioj posedas unu mulon, kies uzon ili dividas laŭ tagoj aŭ eĉ horoj. Tiuj interkonsentoj nur okazas buŝe k necesigas plenan reciprokan fidon. Neniam la trionposedanto trostreĉas la mulon, li ĉiam indulgas ĝin je utilo de la aliaj posedantoj. Tiu laŭdinda sinteno devenas ne de la valoro de l’besto, sed de sento komuneca, kolektiva. En la grandioza naturo kun diversaj danĝeroj la homo dependas de siaj najbaroj. Eĉ komuna bakforno k drapfulejo ekzistas kelkloke. Ĉiuj rajtoj ne estas skribe k jure fiksitaj, tamen la popolo konsideras ilin kiel leĝojn.

Tiuj faktoj montras, ke profunde en la montaraj popoloj radikas elementoj de l’socialismo. Kvankam tiu „socialismo“ pro manko de modernaj teknikaj metodoj restas ankoraŭ neperfekta k primitiva, ĝi tamen iel superas la kooperativojn en la urboj, kie la entuziasmo de la amasoj ofte nur servas por bonaj negocoj de lertaj gvidistoj. F. S.

POR NIA DISTRO

La arto.

Genian skulptiston oni demandis:

— Kiel akordigi la arton kun la revolucio?

Li fortiris la kurtenon k diris:

— Rigardu!

Kaj li montris al ili marmoran figuron, kiu prezentis sklavon, disŝiranta la ĉenojn per treega streĉado de l’muskoloj de la tuta korpo.

Tiam unu el la rigardantoj diris:

— Kiel ĝi estas bela!

La alia diris:

— Kiel ĝi estas vera!

Sed la tria ekkriis:

Ho, nun mi komprenas la ĝojon de la batalo! A. J. Kuprin.

El la rusa lingvo tradukis V. N. Fedotov.

„Kial? Ĉu tio ne estas signo de konkordo? La laboristaro, instigite de siaj gvidantoj, nenion pli urĝan havas por fari ol disigi sin partie. Sindikatoj estas subfosataj, porlaboristaj leĝoj malakceptataj pro deviga obstrukco, tiel plifortigata la faŝismo. La amaso, ĉasata per gumbatiloj, opinias per siaj „manifestacioj“ devigi la burĝaron al cedoj. Ĉu malgraŭ tutmonda protesto, eĉ etburĝa, la usona reakcio nur momenton hezitis murdi Sakon k Vanceti-n? La reakcio marŝas nur unudirekten. Ford senlaborigis 10 mil laboristojn por povi okupi la restintajn milojn, mallongigi ties laborsemajnon k malaltigi la salajrojn je l’antaŭa nivelo; la banko de Anglio daŭre de kelkaj monatoj malaltigis la diskonton ĝis 3½ % —“

„Tio ja neniom rilatas tutmondan k precipe ĉi-lokan senlaborecon.“

„Viadire jes; sed miascie statas tiel, ke pro dum- k precipe postmilita, kvazaŭ perforta etendiĝo de l’produktado k malsufiĉa konsumo de l’amasoj pro konstante kreskantaj vivkostoj la kapitalismo eniris krizon laŭmarksisman. Entreprenoj ne donas la deziratan profiton. Kapitalo premiĝas al „laboro“. Malaltigi prezojn trustoj malpermesas k la mankantan gajnon oni simple nivelas per depreno de l’salajroj. En Ĉinio milionoj malsatmortas, dum en Suda Ameriko oni neniigas grenon, ne ricevante la postulatan prezon por ĝi. La germana registaro elspezas milionojn por stabiligi la grenprezon ktp. La oficiala diskonigo de l’Hamburga statistik-oficejo, ke la vivtena indico nur entenas la plej necesajn nutraĵojn k bezonaĵojn, tiel ke la vivteno de laboristo, ĝin atinganta, estas nur plej primitiva, tute ne zorgigas tarifoficejajn prezidantojn: ili nur aŭdas la grumbladon kapitalistan pri nekonkurkapablo de la entreprenoj k ĝin obeas. Imagu, ke brikoj en libera konkuro eĉ nun estus je 6–10 mk. germ. malpli kostaj por milo. La samon oni povas diri pri cemento k ligno, kiu lasta estas 500–600-foje pli kosta ol antaŭmilite. Ĉu do laŭ kapitalista aserto niaj salajroj, plej multkaze duobliĝintaj, kulpas pri la trokosteco de konstruo? Jen li, masonisto kun 3 infanoj k edzino, pasintjare enspezis sume 5875,65 mk. g., tiel do certe atingis la indicon minimuman k tamen, per la dispartigo, li povis por persono elspezi tage nur 3,23 mk., el kiu sumo nur 1,70 mk. por nutraĵoj. Kaj mi, kun 6 familianoj enspezinte 2476,45 mk., por nutraĵoj elspezis 0,50 mk. por tago k persono. Kiam litro da lakto kostas 0,27 mk., funto da pano 0,33 mk., funto da bovaĵo 1,30 mk. . . . certe laŭ kapitalista vidpunkto ni bone vivis k necesas redukti!“

La mencio pri nutraĵoj saltigis mian stomakon ne dorlotatan, k iom pli klera ol antaŭe, mi forlasis la konstruinstrulokon. 2 121.

[REKLAMO p.8] La memoron plifortigas ĉe personoj ĉiuaĝaj laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio prof-o de mnemoniko D. FAJNŜTEJN, Vilno, Zawalna 15 (Pollando). Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.

— paĝo 9 —

SENNACIULO 61

[BILDO p.9 | 5,8,87,18] Kaplinia desegnaĵo: du junuloj kun flagoj, unu ĉe ĉiu flanko, kaj du steloj kun la surskribo «SAT»; inter ili la grandaj literoj «JUNULARA-PAĜO». Subskribo de la artisto: «SAMBS».

JUNULARA-PAĜO

SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.

Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstraße 14 NECKARSULM (Germanio).

Respondo al la konsidero pri la fakkunveno en Amsterdam.

Unue mi volas konstati jenon: Ŝajne K-do Ŝvarc opinias nenecese unue publikigi la raporton pri la pasinta jaro, antaŭ ol publikigi la raporton pri la fakkunsido. Ĉu la gejunuloj nevizitintaj la kongreson ne bezonas scii unue la enhavon de tiu raporto? Cetere tiu raporto devas esti publikigata antaŭ la kongreso. Tiam ĉiuj Gek-doj havas okazon por jam antaŭ la kongreso legi k prijuĝi ĝin, k tiuj, kiuj ne povas partopreni la kongreson k tamen deziras konigi sian opinion pri ĝi, povas fari tion perletere. Nun nur la partoprenintoj eksciis ĝian enhavon. Ĉu la aliaj Gek-doj ne deziras legi ĝin? Miaopinie ili tion certe deziras k tio ankaŭ necesas. Nur sur la antaŭlasta „J. P.” aperis raporto pri la sekcia buĝeto.

K-do Ŝ. kritikas la lastan frazon en la raporto de W. P. R. Ĉu tiu per tiu lasta frazo nur karakterizis la rezulton de la fakkunsido? Ne! Per ĝi li ankaŭ karakterizas la laboron, la vivon de la pasinta jaro, la laboron gviditan de K-doj Ŝ. k L.

„Senhelpeco”. Pri tio la opinioj povas esti diversaj. Ni ja nin helpis. Ni vidis, kion faris la „Jun. Sekcio”. Ankaŭ ni vidis, kiu eventuale estas bona kunlaboranto en nia sekcia laboro. Kial do la kunveno ne elektis iun K-don por plenumi la postenon de sekciestro? Ĉu K-do Ŝ. komisias laboron al K-do, kiun li ne konas? La kunveno ne elektis k K-do Ŝ. neniun proponis, kvankam li havas la rilatojn kun la aktivaj K-doj! „La kunveno faris bankrot-deklaron”. Kontraŭe, ĝi ne volis iri la bankrotan vojon kreante novan bultenon krom „S-ulo”. Unue la Gek-doj kunlaboru en „J. P.”; se poste estos troo da materialo, ni trovu alian solvon. Sed ĝis nun ni ankoraŭ ne aŭdis, ke estas tiom da materialo, ke mankas loko por enpresigi ĝin. Cetere ni unue laboru en SAT, k tion ni ne faras kreante novan bultenon.

K-do Ŝ. diras, ke „la kunveno evitis ĉiun seriozan laboron, k ke ĝi al ia farso elektas kvar-membran komitaton.” En la raporto ne estas klare esprimata la celo de tiu korespondado; tamen li tuj montras sian seriozemon per ridindigo de K-doj, kiuj volas k klopodas konstrui, sen antaŭe pli detale informiĝi pri tio.

„Kiujn reprezentis la 31 Gek-doj?” Sin mem. Se ili por si mem deklaras ion k tion efektivigas, tio jam valoras multe. „Nenion la kunveno diris pri laboro estonta k pri la enhavo de „J. P.”. — Ĉu la deziroj de la Londona kunveno jam ĉiuj estas plenumitaj? Ĉu K-do Ŝ. deziras denove de la kunsido difinitan programon por sia laboro? „Ankaŭ oficulojn ĝi ne elektis!” Jes, por tiu, kiu preferas ridi, kiu ne kapablas vidi, por tiu ili ne ekzistas. Sed la kunveno ne nomis ilin estroj! Pri la „rifuĝejo” ni ĉi tie ne diskutu; miaopinie estas pli utile respondi al tiu „iu” sur la aliaj paĝoj de „S-ulo”.

„La fakkunsido konsistis el hazarde kunvenintaj K-doj.” Ĉu Ŝ. ankaŭ opinias tiel pri la tuta kongreso? Tiuj, kiuj ĉeestis, certe ne venis tien, gvidataj de la bona hazardo: oni ja ne veturas al kongreso, se oni ne havas la volon partopreni ĝin? (Escepte, se oni devas veturi al ĝi por reprezenti iun.)

K-do Ŝ. volas doni bazon al la Jun. Sekcio. Ĉu li opinias, ke ĝi tiun estus ricevinta per akcepto de la koncernaj proponoj? La ĉefa afero ja estas la efektivigo! Kaj por efektivigo ja estas necesaj homoj, kiuj kapablas labori? Do necesas eduki niajn Gek-dojn tiaj. Tion ni ja alcelas per nia rondkorespondado. Ni povas interkonatiĝi kun Gek-doj seriozaj, kiuj penas sin mem eduki por esti kapablaj en nia batalo. Ni pli bone povas helpi, instigi unu la alian, se ni ion scias pri la Gek-doj. Pliproksimiĝi, starigi vicon da bonaj K-doj, da volfirmaj aktivaj laboristesp-istoj junaj, tion ni atingu ankaŭ per la rondkorespondado. Sed se estas K-doj, kiuj malŝparas siajn fortojn al laboro, kiu laŭ ilia opinio ne valoras, ili ne faru tion k uzu siajn fortojn pli bone. Se ili opinias la SAT-laboron inda, ili ne rigardas la laboradon por ĝi kiel malŝparadon de fortoj.

Finfine mi petas al ĉiuj Gek-doj, ke ankaŭ ili konigu sian opinion pri la raporto k la konsidero pri la fakkunsido.

16 599.

Pri la fakkunsido.

K-do Ŝvarc, kiom vi pravas en via juĝo pri la fakkunsido! Ĝi konsistis el homoj, kiuj ŝajne estis tute izolitaj de la internaciaj junular-movadoj. Mi bedaŭrinde ne povis ĉeesti la komencon de la kunsido k ne aŭdis la raporton, sed mi intencis labori sammaniere kiel vi, kion ankaŭ montris mia propono, pri kiu la fakkunsida raporto ne sciigas. Kiel vi scias, mi jam antaŭe faris al vi proponon, similan al tiu de K-dino Wilson pri internaciaj junulartendaroj. Kiam ĉi tiu propono estis pritraktata, K-do Moravec nur diris, ke tion ni ne povas realigi aŭ sim. k transiris al sekvanta punkto. Pri la Jun. Paĝo mi demandis, ĉu ĝi sufiĉas. K-do M. respondis, ke la redaktoro ofte plendis pro manko de materialo. Al tio mi respondis, ke eble ĝuste la limigita spaco de „S-ulo” timigas multajn K-dojn kunlabori, k mi proponis memstaran junularservon (multobligitan). K-do M. rimarkis, ke tio estas ĉiama propono ĉe la junular-kunsidoj; sed ĝi estas nerealigebla. Se mi ĝuste memoras, li eĉ ne faris voĉdonon pri la propono. Nun mi tute perdis la emon kunlabori kun tiaj individuoj, kiuj eĉ povis opinii, ke „rondkorespondado” estas la celo de esp-ista lab. junularo. Sed mi ĝojas, ke vi ne samopinias kun ili k tute konsentas kun vi, ke nia celo estas disvastigi esp-on per praktika uzado ĝia je la servo de l’internacia lab. junularo. La komenton de K-do Moravec pri manko de materialo por J. P. mi ne komprenas, ĉar la redaktoro jam antaŭ monatoj promesis enpresigon de mia artikolo, kiu ankoraŭ ne aperis. Mi opinias, ke ni anstataŭ izoli nin mem devas kunlabori al „junulara servo”, per kiu ni povas servi al la ekzistantaj prolet-junularmovadoj.

H. Nilsen (11 082).

Respondo al la konsidero pri la Amsterdama Fakkunveno.

Ĉu komenci praktikan, kvankam etan laboron, aŭ fari aplomban rezolucion? Tio estas la demando, kiu rezultas el la konsidero de K-do Ŝvarc pri la fakkunveno en Amsterdamo. Laŭ K-do Ŝ. ni devus esti farintaj rezolucion kun tre belaj postuloj, elekti gvidantaron. Nu, ĉiu el ni, kiu kunlaboris k kunlaboras en demokrate organizita movado, konas tian rezolucigon: unue oni proklamas tre belajn postulojn, k tiam oni atendas, ĉu iu plenumas ilin. La rezulton evidentigas ankaŭ la ĝisnuna laboro de l’Jun. Sekcio — ĝi estis nula: Ekzistis nenia interrilato inter SAT-anaj gejunuloj; ke ekzistas tiaj, oni povis supozi nur pro la ekzisto de J. P. Kiam ni kunvenis en Amsterdamo, preskaŭ neniu konis iun alian, preskaŭ neniu sciis ion pri la laboro de l’J.S.! La raporto de K-do Ŝ. alvenis la tagon, kiam la kunveno okazis. Nu, pri tio jam atentigas

— paĝo 10 —

62 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Kiu estas Jozefo?

En la vilaĝo Kolbuŝ (Kohlbusch) apud la urbo Stolberg loĝas la gepatroj de Jozefo Reŭl. Nia Joĉjo estas 16-jara, malgranda, k ĉiam gaja pro sia juneco, tamen la plej serioza k silentema knabo. Joĉjo vizitas superan lernejon en la urbo Stolberg k li multe k bone lernas. Reveninte hejmen el la lernejo, li devas disporti la ĉiutagan gazeton „Arbeiterzeitung” (Laborista Gazeto), ĉar lia patro jam depost kelkaj jaroj estas senlabora k Joĉjo devas helpi panakiri. Jam estas vespero, kiam Joĉjo estas plenuminta sian laboron k li kompreneble estas laca, tamen ankoraŭ devas lerni, ĉar li timas la ĉefinstruiston, kiu estas tre severa k krom tio politika malamiko de nia Joĉjo. Spite tio Joĉjo ĉiam portas sian kompartian insignon, estante komunisto. Sed lia instruisto estas Hitlerano (faŝisto). La situacio por Joĉjo estas tre malfacila; tamen li brave k kuraĝe batalas por sia doktrino, kiun li lernis de Karlo Marks.

Sed kiu Joĉjo estas plie? Li estas vigla k fervora esp-isto. Joĉjo bone parolas esp-on, li korespondas kun eksterlandanaj samsortanoj k li estas LEA-ano k la plej fervora pioniro en nia esp. movado.

Antaŭ unu jaro Joĉjo partoprenis mian esp-an kurson en Stolberg. Dum la tuta kurso li estis la plej bona lernanto, ĉiam akurata, silentema k lernema. Hejme li skribis malmulte, ĉar li ne havis tempon pro sia laboro, tamen li sciis ĉion. Ĉiun vorton, kiun mi demandis, li ridante citis. Krom tio li helpis al la maljunaj Gek-doj dum la esp-a kurso.

[BILDO p.10 | 40,30,64,52] Foto de juna knabo, starante antaŭ arbustoj, en malhela jako kun hela kolumo.

Post la kurso ni ĉiam interkorespondis, ĉar mi malproksime loĝas de Joĉjo. Tre interesajn kartojn k leterojn mi ricevis de li. Mi donis al li kelkajn adresojn de eksterlandanoj k, kompreneble, li diligente korespondas. Iun tagon mi denove ricevis leteron de Joĉjo, ĝojege mi per ĝia legado eksciis, ke nia juna K-do fariĝis esp. instruanto. Jen la enhavo de la letero:

„Kara K-do Karlo! Nun mi volas ankoraŭ iom skribi al vi, ĉar mi jam delonge intencis fari tion. Pardonu, ke mi ne skribis pli frue. Mi nun havas feriojn k ankaŭ multan tempon. Mi komencis esp-an kurson kun 9 lernantoj k lernantinoj. Ili estas: Mia patro, fratino, miaj amikoj k tiuj, kiujn mi konas. La kurso estas en nia loĝejo. Ni jam lernis ĝis la leciono 17. Mi havas malmulte da lernantoj, sed ili persistos certe ĝis la fino de la kurso. El Rusio mi ne ricevis respondon. Espereble vi fartas bone. Mi deziras korespondi. Zorgu, se vi volas esti tiel bona, ke mi ricevu adresojn, ankaŭ por miaj lernantoj. Nun mi finas mian leteron. Fartu bone!

Vin salutas kore k ruĝfrate

Jozefo Reŭl, Kohlbusch 67.” ¹

Joĉjo ankaŭ partoprenis nian esp-an distriktkonferencon, kie li raportis pri sia kurso. Ĝojege li sciigis, ke lia kurso baldaŭ finiĝos kun plena sukceso.

Do, karaj geesp-istoj el la tuta mondo, vidu k aŭdu, ke Joĉjo estas vigla k aktiva esp-instruanto. Imitu ĉiuj la ekzemplon de Joĉjo!

P. S. Ĵus alvenis karto de Joĉjo, ke li fondis grupon kun 5 membroj en sia loko. Saluton al la novaj batalantoj!

Ruĝfrate Karlo Maŭrics.

¹ Kohlbusch bei Stolberg (Kr. Aachen), Buschstr. 67.

K-dino 16599. Sed prave oni povas demandi K-don Ŝ., ĉu tio estas serioza laboro!

K-do Ŝ. faris proponojn. Sed ili havis la mankon, ke ni devus havi grandan organizon de esp-istaj junuloj por ilin plenumi. Sed li mem ja samtempe konstatas, ke ne ekzistas ia kunlaborantaro. Kaj lia konkludo el tiu konstato estas vere plenplena bankrotdeklaro por sennacia, jam por internacia organizo: organizado en nacia kadro.

Ĉe la kunveno ni ĉiuj ne estis tre entuziasmaj, ni pripensis k neniu vidis klare la vojon irotan. Sed klare ni ekkonis, ke ni ne povas starigi postulojn al organizo, kiu ankoraŭ ne ekzistas, ke ni devas fari la unuan paŝon, kolekti k interrilatigi homojn interesiĝantajn. Ni devas komenci tian laboron en ekzistantaj junularorganizoj aŭ propraj grupoj, laŭ la lokaj cirkonstancoj. (Tamen tia laboro ne havas tujajn rezultojn, sed postulas tempon.) Krome ni devas interrilati unu kun la alia; organizi tion estas malfacila afero, se oni povas interrilati ĉefe nur perletere. Ni komencis rondleter-sendadon. La sola praktika rezulto! Sed praktika, jam realigita rezulto! Kaj la ĵus alveninta dua rondletero esperigas min, ke pliaj praktikaj rezultoj sekvos el tiu rimedo.

La unua paŝo devas antaŭi la duan. Ni komencis ĝin k, kiam ĝi estos realigita, tiam estos okazo pripensi k efektivigi viajn proponojn, K-do Ŝvarc!

Vetig (16 900).

Voĉo de kompartiano.

Ni ricevis jenan leteron, kiun ni publikigas sen komento:

10 — XI — 1931.

„Al la Plenum-Komitato!

„Kamaradoj!

„Leginte vian manuskripton ‚Al la tuta SAT-anaro’, aperintan en la n-o 368/369 de „S-ulo”, mi ne povas deteni min skribi mian opinion pri la skismiga sinteno de multaj — ne ĉiuj — el miaj sampartianoj. Vi diras, ke malgraŭ ĉio la komunistoj havas kiel antaŭe sian lokon en SAT k ke ili povas anonime aŭ malkaŝe kunlabori al la SAT-organoj. Mi kredas tion, k studinte tre atente de la komenco la tutan konfliktan aferon, mi deklaras tute malkaŝe, ke ĉiu honesta, juĝkapabla k sekve ne fanatika partiano havas nenian motivon por ne fidi al viaj diroj.

„Sed necesas ankaŭ, ke vi sciu, kiu mi estas k kiom mi faris por la komunismo. En mia hejmurbeto Bad Ischl (Aŭstrio), kiu estas tre reakcia loko, k en la ĉirkaŭaĵo mi aktive agitadis, organizis kunvenojn, kolportadis k vigle interrilatis kun la sekretario de l’partio en Vieno. Pri tio mi povas atesti per amaso da leteroj. Ĉe balotoj mi sukcesis atingi, ke la nombro de voĉoj konsiderinde pligrandiĝis kompare kun la antaŭaj balotoj. Mi skribas: „mi sukcesis”, tial ke efektive mi estis la unua organizita komunisto en Ischl. La aŭstria kompartio bone konas min k scias, ke mi denove propagandos k agitos, kiam mi revenos hejmen. Pro tio mi ne tro timas la denuncojn de la memelektitoj el la Esperantista Komfrakcio. La Partio certe ne facilanime eksigus min pro tio, ke mi malaprobas la skismigan agadon de la kriaĉemaj „Isto”-anoj. Mi nur ĉagreniĝas ĉe la konstato, ke multaj el miaj sampartianoj ne kapablas fari diferencon inter Sovetio k CK. de SEU. Miaopinie ne sufiĉas loĝi en Moskvo por havi per tiu simpla fakto ateston pri komunisteco k lojalo al Sovetio. Ramsin k.a. sabotintoj ankaŭ loĝis en Moskvo k dum longaj jaroj havis la fidon de la partiaj instancoj. Fakto estas, ke la malpermesigo al la SAT-eldonaĵoj fare de CK de SEU estas vera sabotado al Sovetio. Estas ja al ni, komunistoj, neeble pra-

— paĝo 11 —

SENNACIULO 63

vigi tian malpermeson antaŭ sobre pensantaj homoj. Eĉ se „S-ulo” estus tute plena de herezaĵoj, ĝia legado en Sovetio estas malpli danĝera ol ie ajn. Aŭ ĉu la CK de SEU opinias, ke niaj Sovetiaj K-doj estas tiom malsaĝaj, ke ili ne kapablas decidi mem, ĉu „S-ulo” rilatas amike aŭ malamike al Sovetio? Kaj, plie, mi neniam povus aprobi la malhonestan konduton de CK de SEU, rilate ĝian ŝuldon al SAT, eĉ se mi aprobus ĝian (de SEU) vidpunkton, rilate la organizadon de la esperanta movado. Tia raba faro ankaŭ kompromitas Sovetion k sekve la gvidantaro de SEU fakte agas kontraŭ la verajn interesojn de la proleta ŝtato.

„Unuvorte, mi deklaras tute senkaŝe mian malsolidariĝon kun la kompromita, detrua agado de la skismigantoj de nia movado. Mi havas la konvinkon, ke per tio mi pli bone servas la komunismon ol la neŭtraluloj (Lingva-Komitatanoj disvastigantoj de la burĝaj eldonaĵoj de „Literatura Mondo”) el la CK de SEU.

„Antaŭ kelkaj jaroj, mi aŭdis en Vieno K-don Jonas, dirantan, ke se la esperantistaj komunistoj fondas propran tutmondan organizon, ankaŭ la social-demokratoj fondos sian propran sur la bazo de landaj organizoj. Jam tiam, leginte ‚For la Neŭtralismon!’ mi malaprobis tiun stultan parti-imitaĉon. Firme kredinte, ke la esperantistaj kompartianoj ne organizos sin internaciece, mi ĉefe pro tio aliĝis al la kompartio. Kaj hodiaŭ kion oni konstatas? — Ke la gvidantoj de la Esp. Komfrakcio agas tute oportunisme kiel la socialdemokratoj k tiel fakte revizas la principojn, kiujn dum pluraj jaroj ili aprobis en SAT.

„Mi rajtigas vin publikigi mian leteron, se vi opinias, ke tio povas utili al nia movado. En mala okazo vi povas ankaŭ tute prisilenti ĝin.

„Kun fidele SAT-anecaj salutoj

via Johann Bruckenberger.

Letchworth, Wilbury Crest, Anglio.

Al junuloj-socialistoj!

Jen ĝojiga novaĵo por vi ĉiuj, entuziasmaj junuloj agantaj en socialistaj organizoj: Depost la 1-a de decembro la franca, tutnacia organo de Socialista Junularo, „Cri des Jeunes” (Krio de l’Junularo), publikigos regule unuagradan esp. kurson. La redakcio disponigis al ni kolonon en ĉiu n-o, k ni scios plej bone uzi ĝin, ĉefe por pruvi al la soc. junuloj la mirindan facilon de nia lingvo, k por instigi la K-dojn ĝisfunde studi esp-on k ĝin apliki internaciskale.

Sed ni ne volas, ke niaj unuagradaj lecionoj aspektu tro seke, kontraŭe ni volas altiri al nia kolono ĉies okulojn: tiucele ni bezonas vian fratan helpon! Estas projektita enmeto supre de nia kolono de interesaj informoj k artikoletoj pri esp-o EN PLEJ DIVERSAJ LAND-ORGANIZOJ JUNSOCIALISTAJ. Tiele la legantoj pli interesiĝos k pli kuraĝos studi esp-on, fariĝi socialistaj esp-istoj! Skribu do multnombre! Ĉiu el vi ricevos rekompencon, ĉu per rilatigo kun soc. korespondanto, ĉu per alsendo de propaganda materialo. Studentoj, sendu plie materialon por esp. paĝo de „l’Etudiant Socialiste”.

Sendu ĉion al Propaganda Komitato Socialist-Esp-ista (Socialista Frakcio de franclingva LEA); sekretario: F. Chamarre, 64, avenue de Metz, La Rochelle (Francio).

SAT-anoj en regionoj, kie la angla lingvo estas parolata, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Sud-Afriko, ktp, ĉu vi legas „The Labour Esperanto Bulletin”, la oficialan monatan organon de B.L.E.A? Sendu viajn nomojn k adresojn, k kunlaboru! La bulteno estas preskaŭ tute en la angla lingvo. Redakcio, 18a, Grand Avenue, Bournemouth, Hants., Anglio.

Radio Stokholmo!

La 6-an de decembro (dimanĉon) K-do John Johansson parolos per stacio Stokholmo-Motala (en la programo de A.B.F., kiu enhavas esp-on la unuan dimanĉon de ĉiu monato) je la 10,30 h. laŭ mezeŭropa tempo pri „travivaĵoj esp-aj dum la militempo”. La aŭskultantaj Gek-doj estas petataj poste sciigi al A.B.F., Sveavägen 52, Stockholm, pri la disaŭdigo. Tie! agante vi faros al la svedaj Gek-doj grandan servon; tial skribu multnombre!

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Estonio. Tallinn. 5. nov. parolis en la Virinsocialista Klubo pri „Laboristinoj k esp-o” K-dino L. Petton. 12. nov. komenciĝis kurso ĉe junsoc. klubo, gvidas K-do H. Seppik. Francio. Ljono (Lyon). Je 24. sept. la ĝenerala konsilantaro de la Laborborso, kiu konsistas el delegitoj de 98 sindikatoj el 4 tendencoj, dediĉis kunvenon al esp-o. K-do M. Ru (Roux), sekr. de Esp.Lab.Grupo, faris raporton pri valoro de esp-o por la laboristaro k akcentis pri ĝia disvastigo en prol. rondoj. Li diris, ke jam de 25 jaroj sindikataj kongresoj, naciaj k internaciaj, voĉdonis aprobajn rezoluciojn por esp-o, sed lasis ilin sen provo je realigo. La delegitoj prenis novan rezolucion k ŝajnas, ke gvidantoj pli interesiĝas pri la afero, ĉar ili donacas monon al la grupo k volas sendi lernantojn. Ni vidos! La 4. okt. okazis en la sidejo de l’Esp.Lab.Grupo regiona konferenco, kiun partoprenis delegitoj de FEO-grupoj el St. Etjen (Etienne), Grenoblo, Ljono k Ĝenevo (Svisio). Prezidis la kunsidojn: K-do Rival. La iniciatinto de la kongreso, SAT-ano 132 raportis pri la nuna situacio de la prol.esp.movado en la regiono. Jam vigle laboras 4 fortaj grupoj, kies membraro sume superas 200. K-doj finlernintaj en la koresp. kurso estas pretaj fondi novajn grupojn. Por helpi k konsili ilin necesas ligilo same por bone organizi la propagandon. Tial K-do 132 estis elektita kiel sekret. de la regiona centro. Raportis ankaŭ K-doj Kol (Coll, Grenoblo), Rival (St. Etjen), Andreani (Ljono) k Ĝeneva K-do pri la stato de sia grupo, provoj, metodoj k rezultoj. K-do Kam. Ru (Roux) legis interesan rap. pri instruado de esp-o, kiu havis unuaniman aprobon. La konferenco ankaŭ traktis labor- k propagand-metodojn. Ĝi certe ebligos novajn paŝojn de nia movado en la regiono. — La urba Konsilantaro de Ljono alprenis rezolucion, kiu esprimas la deziron, ke instruo de esp-o fariĝu deviga en la privataj k ŝtataj lernejoj de Francio. En la sama kunsido la urbestraro voĉdonis subvencion al Esp.Lab.Grupo de 500 frk. — La K-doj vizitas regule la grupon, k ankaŭ alilanduloj trapasante la urbon. Je 9. 11., dum kunveno, kiun partoprenis 30 Gek-doj, venis Hamburga SAT-ano, kiu piediris de Barcelono al sia hejmurbo. Frate akceptite, li parolis pri la situacio de laboristoj en Hisp. Al li ni deziras bonan reveturon! Le Chambon-Feugerolles. En tiu urbeto de distrikto Luar (Loire), K-do Dimje (Dimier) organizis kunvenon la 13. sept. 40 p. ĉeestis. K-do 132 (Ljono) parolis pri problemo de intern. lingvo laŭ socia vidpunkto. La urbestraro helpas ĉe starigo de nova grupo. Kurso estis malfermita la 5. okt. kun 10 lern. — La tutlanda organo de la Socialista Junularo „La Krio de l’Junuloj” aperigas ekde 1. dec. esp. kurson. — Germanio. Boĥum. Je 27. 10. okazis eksterordinara ĉefkunveno de la SAT-rondo „Antaŭen”. La plej granda parto decidis realiĝi al LEA; la granda plimulto restas estonte SAT-anoj — laŭeble aktivaj. La SAT-Rondo aranĝis ĝis nun ĉi-jare 5 kursojn kun 106 gelernantoj. Ĉe unu en la sindikata domo partoprenas 30 p., en la ejo de l’SAT-Rondo 22 p., en lernejo Boĥum-Verne 21 p., en gastejo de komjunularo 23 p., en privata loĝejo de iu K-do 10 p. Merkŝtajn. En la Aĥena regiono la movado plivigliĝas. Per ekspozicioj k alia propagando ni bone sukcesis k aranĝis en div. urboj 18 kursojn kun pli ol 500 p., plejparte ministoj k fabriklaboristoj. (13 398). Ŝtutgart. La SAT-rondo kunvenas ĉiusemajne en la loĝejo de K-do 11 067. Pro senlaboreco de kelkaj K-doj ni ne plu povas renkontiĝi en gastejo. Momente ni trastudas kune la interesan k legindan SAT-eldonon „Vortoj de K-do Lanti”. Antaŭ 3 semajnoj ni malfermis kurson por komencantoj inter la metalista sindikat-junularo kun 25 p. Unuafoje ĉi loke lab. organizo (la germ. metalista sindikato) disponigis al ni senkoste ĉambron por esp. instruo. K-do Noel el Le Havre (Francio) helpis al nia propagando per instigletero al la metalista junularo. La opoziciuloj klopodis lastatempe per cirkuleroj kalumnii nin, sed fiaskis plene. Aktiveco, bedaŭrinde en negativa senco! — Ni dankas al ĉiuj SAT-anoj, kiuj atentis nian alvokon, protesti kontraŭ la reakcia juĝistaro preparanta proceson kontraŭ la kuraĝaj gekuracistoj Volf k Kinle (akuzitaj pro peko kontraŭ la abortiga k mortparagrafo 218). Ulo. — Svedio. En Norda Svedio, en poluscirkla Laponio, la esp. movado bone progresas dank’ al tio, ke tie ĉi la lingvon propagandas ne nur esp. organizoj, sed — ABF — Laborista Kleriga Asocio, neesp-ista plej grava sveda kultura organizo. Krom per konstantaj esp. kursoj laboristoj tie ĉi ofte lernas esp-on per koresp. kursoj. Tiaj Gek-doj fariĝis ofte poste bonegaj esp-istoj k helpis por eksterlandanoj traduki paroladojn ktp. La gazetaro favore rilatas al esp-o. ABF-organizoj en la urboj, kie ankoraŭ la movado estas malforta, petas esp-istojn el aliaj urboj por fari klarigajn paroladojn pri esp-o k provlecionojn. K-do Ruus (15 428) gvidas en Laponio kursojn rektmetodajn, nome en Abisko (mondfama turistloko en polusa cirklo kun somera meznokta suno), okazis je 4. 10. provleciono. Kurso okazos findecembre. Boden. Je 25. 10. provleciono por 150 p. ABF elspezis por ĝi tre multe da mono. — N. Ruus kun tradukanto alveturis el la distanco de ĉ. 250 km.

[REKLAMO p.11] Pli bona esperantisto vi volas fariĝi? Tiucele nur partoprenu Superan esperanto-kurson perleteran. Postulu senpagan enkondukon! Adr.: Leono Funken, diplom. esp.instruisto, Moselweisserstr. 20, Koblenz, 52 (Germanio).

— paĝo 12 —

64 SENNACIULO

Vojaĝelspezojn, salonluon, anoncojn en 5 gazetoj, afiŝeg-presadon, ĉion pagis ABF (neesp-istoj), ebligante al ĉiuj partopreni la provlecionon senpage. Rezulto — pli ol 50 personoj estis registritaj al la kursoj, komenciĝontaj en jan. Gällivare. Je 18. 10. provleciono. Je 3. 11. komenciĝis kurso kun 42 p. Kiruna. Je 1. 11. finiĝis kursoj, kiujn partoprenis en 7 grupoj 211 p. Okazis publika ekzameno antaŭ ĉ. 350 p. k vespere festo partoprenita de ĉ. 200 p. i. a. de 5 norvegaj esp-istoj k aliaj el najbaraj urboj. Komenciĝis 3 daŭrigaj kursoj, gvidataj de lokaj geinstruistoj Otterfors k Berggren. Malmberget. Je 18. 10. provleciono. Komence de nov. malfermiĝis 6 grupoj kun pli ol 200 p. Inter ili 2 grupoj por gelernantoj kun ĉ. 90 p. ABF ĉie bonege agis: konsiderante la ekonomian malbonstaton ĝi ebligis al senlaboruloj partopreni la kurson senpage. 4. okt. okazis ĉi tie esp. radioparolado de K-do N. Ruus (SAT estis menciita). Post 20-minuta parolado pri „esp-o por la nuna tempo” K-do Wallin intervjuis svedlingve lokan instruistinon E. Nilsson, kiu lernis esp-on pasintprintempe (same kiel ĉiuj aliaj esp-istoj en Malmberget) pri la utilo de esp-o. Parolado k intervjuo havis tre grandan propag. valoron. — Usono. Depost la 3-a de junio ĉi-jare aperis ĉiusemajne artikoloj de K-do 16 286 en „The Norwalk-Artesia Times” (Norvalk, Kalifornio), kvarfoje eĉ fruntpaĝe. Sekve de tiuj publikigoj mi faris je 20. 10. duonhoran paroladon antaŭ Norvalka Virina Asocio k ricevis la promeson organizi kurson. Je 23. 10. mi paroladis al grupeto en Los Nietos (Kalif.) k organizis 5-membran kurson. (16 286.)

Ĉe la instruistoj.

La sekcio de la Sen (Seine) de l’Unueca Instruista Sindikato (C.G.T.U.) akceptis jenan rezolucion prezentitan de K-dino Simone Glodo: „La sekcio, konsiderante esp-on kiel ilon por la proletara liberigo, direktas simpatian saluton al la Federacio Laborist-Espista (FEO)¹, kiu propagandas jam 10 jarojn esp-on en la prol. medioj, akceptante la principon de la klasbatalo. La sekcio pretas doni sian moralan apogon al la Centra Komitato de la Federacio, por helpi ĉe la propagando inter la revolucia geinstruistaro.”

¹ LEA por franclingvaj regionoj. — Red.

Korekto. — Bonv. korekti sub „Recenzejo” en „S-ulo” n-o 370/71, p. 42, ke la prezo por „Cours Rationnel” ne estas 8 frk., sed 10.75 frk. afrankite.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo”:

The Los Angeles Citizen, 23. 10., 40-hora laborsemajno (364), Signalen, Stokh. 12. 11., parolado de Nathans en Amsterd.; The Norwalk-Artesia Times, Norwalk, 8. 10., Tra okc.-eŭrop. grandurboj (353), 15. 10., okazis miraklo (359); L’Effort, Lyon, 31.10., parolado de Lanti en Amsterd.; Rahva Sona, Tallinn, 8. 10., naciismo ĉe univ. esp. kongr. (360); The Industrial Worker, Seattle, 24. 10., ĝen. striko en Barcel. (364), 31. 10., viktimo de Musolini, klasbat. en Litovio (365); Volksbl., Boĥum, Fr. Presse, W.-Eickel, Volkszeitung Herne, Wittener Volksztg., Volksst. Wattenscheid, 12. 10., okazis miraklo (359).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Le Populaire, Paris, 3. 11.; Le Libertaire, Paris, 30. 10.; Volkswille, Hannover, 14. 10., 20. 10.; L’Avenir Socialiste, Lyon, 31. 10.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 7. 11., 11. 11.; Signalen, Stokh., 5. 11.; Neue Zeitg., München, 23., 24., 28. 10.; Progres, Varsovio, 1. 11. (alvoko k kurso, grava propag. n-o); Labour Woman, Lond., nov. (rubr.); Bochumer Anz., 5., 10., 17., 19. 10.; Westf. Volksztg., Boĥum, 5., 10., 17. 10.; Volksblatt, Boĥum, 3. 5. 6. 13. 20. 25., 26. 27. 30. 10., 5. 11.; Ruhr-Echo, 27., 30., 31. 10.; Fr. Presse, W.-Eickel, Herner Volksztg., Volksstimme Wattenscheid, Wittener Volksztg., 5., 26. 10., 5. 11.; Solidarität, Ofenbaĥ, 1. 11.; Rahva Sona, Tallinn (ĉiusemajne kelkfoje; ofte SAT estas speciale menciita); Norrlandsfolket, Kiruna, Norrskensflamman, Lulea, Norrländska Socialdemokraten, Boden, ĉiusemajne.

Pri la SAT-Kongreso raportis:

Freie Presse, Strasbg., 10. 11.; Bayr. Echo, München, 12/13. 9. (opoz.); Der Syndikalist, Berlin, 31. 10. (detala artik.).

Peresper. materialon enpresis:

Le Libertaire, Paris, 30. 10.; Le Populaire, Paris, 16. 11.; Bayr. Echo, München, 15/16. 8., 22/23. 8., 26/27. 9.; Neue Zeitg., München, 21.8., 2. 9., 25. 9., 30. 10.

NIA POŜTO

Anglio. — Ni atentigas niajn K-dojn tieajn, ke K-dino France (Handfort) ne plu estas landa perantino. Kiel provizora peranto funkcias K-do J. Sulsky, 19 Leyton Rd., Harpenden, Herts. — Adm.

Esperanto-Enciklopedio.

En la lastaj jaroj aperis kelkaj tre gravaj verkoj en esp-o. Bibliografio de P. Stojan, la Plena Vortaro de Esperanto, la Originala Verkaro de Zamenhof, la verkoj de Remark k aliaj imponaj eldonaĵoj estas dokumentoj pri tio, ke esp-o jam atingis tiun maturon, kiam diversaj eldonejoj ne timas aperigi verkojn indajn eĉ al la plej grandaj naciaj literaturoj.

En tiu vico nun la eldonejo Literatura Mondo decidis eldoni Esperanto-Enciklopedion, multe bezonatan verkon por esp-istoj, kiu enhavos ĉion gravan pri la movado, historio, literaturo, propagando, partoprenantaj gvidantoj ktp. de esp-o. La verkego, kies bazo estas la valora manuskripto de s-ro L. Ŝirjaev, Ruslando k kiun redaktas s-roj V. Bleier, K. Kalocsay k L. Kökény, deziras esti modelo por kolektiva kreado per la samideanoj el la tuta mondo. Pro tio la redaktoroj alvokas ĉiujn esp-istojn, interesiĝantajn pri tiu ĉi serioza laboro, prezenti siajn opinion, ideon, eĉ artikolojn al la redakcio. Ĉies opinio k ideo estas bone esplorata k observata por la intereso de la verko. La redakcio respondas al ĉiu en aparta fako de Literatura Mondo ekde la januara n-o 1932. Tial individuan respondon neniu atendu! Ĉiujn korespondaĵojn sendu al

Literatura Mondo, Budapest IX. Mester-u. 53. V. 7, por Enciklopedio.

13 243 britoj sendas pacsalutojn tutmonden per Esp-o.

Multaj branĉoj de la ĉi subaj organizoj sendas pacsalutojn per jena deklaro:

„Ni, membroj de (nomo de organizo) reasertas nian konvinkon, ke armiloj estas ne protektilo. sed terura k pliiĝanta minaco al la popoloj de la mondo. Ni solene promesas fortege labori por la tuta forigo de armiloj k la decidado pri internaciaj disputoj en internaciaj juĝejoj. Ni proklamas nian unuecon kun ĉiuj tra la mondo sen diferenco de raso, koloro aŭ religio, kiuj estas laborantaj samcele. Al ili ni sendas per esp-o tiun ĉi leteron de saluto k kuraĝigo.”

Sekretario (subskribo)

(nombro de personoj reprezentataj)

Gildoj de la Kooperativa Movado. Politikaj Fakoj de la Kooperativa Movado. Branĉoj de la Lab. Partio. Branĉoj de la Junulara Movado. Branĉoj de la Frataro-Movado. Branĉoj de la Lernejoj por Plenkreskuloj. Branĉoj de la Nacia Sindikato de Fervojistoj. Societoj de Amikoj (Kvakeroj).

Ili reprezentas sume 13 243 homojn.

Ni sugestas al vi, legantoj, traduki nacilingven, la deklaron, liston de organizoj k nombron da personoj; fari el tio artikolon por viaj lokaj gazetoj. (Sendu eltranĉon al ni). Ankaŭ uzu la informon por havigi reciprokajn deklarojn de organizoj ĉe vi k sendu al ni la nomojn k nombrojn de personoj reprezentataj.

Por la komitato „Esperanto-Mondservo”: P. L. Wright. 5, Hoppers Road, Londono. N. 13.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

BELGIO

K-do A. Houben, Kemmelbergstr. 3, Berchem-Antverpen, deziras interŝanĝi PM.

NEDERLANDO

Rev. socialisto dez. regulan koresp. kêl. pri politikaj k ekonom. temoj. Skribu al C. J. Coppens, Meermannstr. 60. Rotterdam.

SOVETIO

Atentigo.

Timegante, ke niaj Sovetiaj K-doj estu ĝuste informataj pri la okazantaĵoj en la Esperanta Laborista Movado, la CK de SEU malpermesigis en Sovetio ĉiujn SAT-eldonaĵojn. Multaj SAT-anoj tamen deziras havi interrilatojn kun Sovetianoj k pro tio ni publikigas k -os — korespondpetojn elĉerpitajn el „Isto”.

K-do G. Ŝipov, juna teknikisto, dez. kor. kêl pri div. t., interŝ. L, PK, il. gaz., PM, esp-aĵojn. Ul Engelsa 8, Nikolaev.

K-do S. I. Ŝaulskij dez. kor. kêl pri ĉt. L, PK, PI, PM. Mi instruas natursciencon, pentrarton k esp-on en laborlernejo. Temrjuk, Luksemburg (Ukrainio).

K-do A. Nosov, kalkulisto, dez. kor. kêl, Frolovo, Nijne-Voljskij Kraj, Neftesklad.

K-do S. N. Krolikov, Poĉtovij jaŝĉik, Ĥanĵenkovo, Makeevsk. rajona (Ukrainio), Donbass, kêl. precipe karbministoj (por ĉelo de SEU).

K-do Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov, Gruzinskij per. 6, kv. 6 (24-jara financ-oficisto) serĉas individuan k kolekt. koresp. kun gejunularo tutmonda, same kun junkom-istoj ĉiul. pri viv- k laborkondiĉoj de junularo, laboro k batalo de junkom., liberp. k IRH-mov. letere. Ankaŭ interŝ. PK, PI, PM, bfl., esp-aĵojn.

ATENTU!

Esperantista Klubo de Falkenberg (Svedio) aranĝos internacian letervesperon la 15-an de januaro 1932. Ni atendas leterojn k salutojn de ĉie en la tuta mondo. Ĉiu skribonto certe ricevos respondon.

Adresu: John Larsson, Box 40, Falkenberg.

ATENTU!

Por disvastigi esperanton, la anark. esp. grupo en Stokholmo aranĝos letervesperon la 30-an de januaro 1932. Sendu L, PK k salutojn multnombre! Respondo estas certa. Sendu al: K-do Adrian Person, Stadshagen 15, B., S t o c k h o l m (Svedio).

ENHAVO

paĝo
La historio pri mia morto 53—54
La „funt”-batalo aŭ la „klas”-batalo? 54—55
La laboristaro en Svedio 55—56
La senlaboreco en Hispanio 56
Tiel oni kalumniis la komunistojn 56
La germana financministro dekretas pluan malsaton 56—57
La profitemo de l’mastroj ne haltas antaŭ la landlimoj 57
La klasbatalo tra la mondo 57
Diskutejo 57—58
Scienco k tekniko 58—60
Tago el mia vivo 59—60
Junulara-paĝo 61—62
Tra Esperantio 62—64

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

← Antaŭa parto · Sekva parto →