La numeroj 329 ĝis 350 de Sennaciulo, la gazeto de SAT, plene transskribitaj (22 numeroj). Kio estas la gazeto, de kie venas la teksto kaj kiel ĝi estas farita: en la paĝo de la kolekto.
Aŭtomata, neoficiala transskribo: por citi ion, komparu kun la skanaĵo de ĉiu numero. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĝin, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.
← Antaŭa parto · Sekva parto →
N-ro 329, 22-a de januaro 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 30,4,69,12] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj.
7-a JARO, N-o 329 — LEIPZIG, 22. / 1. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE
LABORISTARO KAJ VENENGAS-PRODUKTADO
Ĉiu scias, ke la kapitalistoj ne kompatas laboristajn vivojn k por obligi siajn profitojn ekspluatadas laŭ siaj bezonoj, t. e. senlime, siajn viktimojn. Ankaŭ oni scias, ke la barometro de “patriotismo” ĉe kapitalistoj turniĝas tute laŭ la profitakiroj . . .
Jen skribas Leman-Rusbilt (Lehmann-Russbüldt) la aŭtoro de l’ “Sanga Internacio de Armadoj”, en la nederlanda monat-eldonajo “For la batalilojn” interalie, laŭ raportoj en la Oficiala Ĵurnalo (Journal Officiel) de 1929, pri la franca venengaso, kiu bloviĝis lastmilite en francajn pulmojn, pro tio ke la germanoj pagis la gason dekoble pli kare. Je 15-a de decembro la franca socialista deputito Karlo Baron, inĝeniero k ĥemiisto, dum la traktado de l’ milita buĝeto unuan fojon klarigis la aferon. Li argumentis: La firmo Stolzenberg, famiĝinta per la Hamburga venengas-akcidento, jam dum la milito anoncadis en svisaj gazetoj ke ĝi aĉetas sulfur-karbonaton. Tiu komercaĵo kostis en normala tempo 10 dolarojn po 100 kilogramoj. Ĝi uziĝas por la fabrikado de l’ venengaso “fosgeno”. En Francio produktiĝas grandkvante sulfur-karbonato apud Marsejo k Liono.
Sekve de la anoncoj de Stolzenberg la francaj produktistoj ekpensis, ke ili pli bone povus vendi la sulfur-karbonaton al tiu firmo ol al sia propra milita ministerio; ĉar Stolzenberg pagis la dekoblon, t. e. 100 dolarojn po 100 kg. Tio signifis po dektuna vagono pluson da 9000 dolaroj, nome 10 000 dolarojn anstataŭ 1000. Plue rakontis Baron, ke li kiel inĝeniero en fabriko de eksplodaĵoj en Sankta Ŝamas (St. Chamas) observis, ke jam meze en la milito vagonoj da sulfur-karbonato transiris la liberan limon apud Ĝenevo.
Li sciigis pri tio al siaj ĉefoj, sed ankaŭ poste oni lasis transiri vagonojn ŝarĝitajn per tiu ĉi komercaĵo, pri kiu Baron diris, ke “ĝi revenos en niajn (francajn) tranĉeojn kiel la plej efika malamika venengaso, ĉar la efiko de fosgeno estas 15-oble pli mortiga ol kloro”. Baron faris el tio aferon de la konscienco, sendante artikolon al “La Radikalulo” (Le Radical) granda ĉiutaga gazeto en Marsejo: “Nia sulfur-karbonato estas sendata al Germanio, k revenas kiel fosgeno.” La cenzuro malhelpis la publikigon de tiu ĉi artikolo. La plenpova generalo en tiu ĉi distrikto venigis Baron al si; ĉi tiu prezentis sin al li kun gantoj en la mano. La generalo severe observis lin, sulkigis la olimpulajn brovojn k diris: “Sinjoro inĝeniero, manoj estas faritaj por meti ilin en gantojn, k gantoj ne estas por teni enmane.” Baron sentis la malamikan animstaton. La generalo daŭrigis: “Ni tre misuzis la fidon al vi, mi venigos vin antaŭ milit-tribunalon.”
Baron, havante la fortan konvinkon, ke li malkovris gravegan krimon kontraŭ la priplendindaj soldatoj, ne ektimis. Poste li ne plu aŭdis pri la afero; kontraŭe, post nelonge la franca registaro malpermesis la eksporton de sulfur-karbonato al Svisio. Liaj komunikoj profunde impresis la francan parlamenton. “La germanoj disvendis sian feron trans Svision al Francio k trans Skandinavion al Rusio grandkvante per longegaj vagonaroj k per ŝipoj.”
“Angla admiralo Konzet (Consett) asertas, surbaze de ekzaktaj tabeloj, ke la angloj samgrand-kvante liveris al Germanio tra Nederlando k Skandinavio kupron, kaŭĉukon, iujn alispecajn vivbezonaĵojn k cementon k ke sen tio la germanoj jam du jarojn pli frue devus esti petintaj pri paco.”
En “La Hagaj Novaĵoj” (De Haagsche Post) ni legas: “Plia sortobato por Germanio estas minacantaj ekonomiaj konfliktoj pro intencataj salajr-malaltigoj. Tiel en la minejindustrio. Kiaj danĝeroj minacas la minlaboristaron, k kiom kare pagiĝas la karbo, montris lastatempe al ni oficialaj nombroj. En la pasintaj 11 jaroj mortis en la Rurkarb-regiono pro akcidentoj precize 10 mil minlaboristoj, k pli ol 700 mil akcident-vundiĝis dum la sama tempodaŭro. Kaj en la Sar-karbregiono mortis en la pasinta jardeko sub samaj cirkonstancoj 6 mil ministoj k vundiĝis precize 119 mil. La redakcio de tiu burĝ-progresema gazeto aldonas hipokrite: “Jen teruregaj nombroj. La minlaboristoj diras, ke la granda kvanto da mortigitoj k vunditoj devus esti aljuĝata al konto de nesufiĉa priatento, kiun oni dediĉas al la sendanĝerigo, k al la pelado, per kiu la laboro daŭre k pli rapide estas farata.”
Kiam ni konsideras ambaŭ citojn, ni konstatas, ke la veraj regantoj en la socia vivo ne estas la parlamentoj, reĝoj k aliaj, kiuj ĉefas sur la politika kampo. La veraj regantoj estas tiuj, kiuj posedas la ekonomiajn fontojn, teron k produktilojn, la estroj de karteloj k trustoj, la bankieroj.
Sed kiu funkciigas la industrion, la trafikilojn, poŝton, telegrafon, fervojojn k ĉion alian esencan en la nuna socio? Estas la laboristoj, la proletoj, kiuj kreas la produktojn lasante la profitojn al la ekspluatistoj, la klasaj kontraŭuloj.
Ĉi tiuj tute ne klopodas batali por havi la plejmulton en la parlamentoj; tiun zorgon ili lasas trankvile al siaj arlekenoj, al parti-gvidantoj. Sed ili energie agadas malantaŭ la kurtenoj k organizas sin, ne atentante landlimojn, ne tentate de skrupuloj pri patrio k aliaj “konscienc-aferoj”, — sur ekonomia tereno. Se ili bezonas militon,
— paĝo 2 —
130 — SENNACIULO
ili diktas ĝin al la registaroj, k ni laboristoj havigas la amasojn por formi la armeojn, kiuj interfrakasas al si la kraniojn aŭ ekstermas sin iel ajn — lastmode per la venengaso fabrikata en ĉiuj ŝtatoj pacience de la laboristoj mem. Profitegas la kapitalistoj k kontentgrimacas.
En pacaj tempoj, do en tempoj, kiam la milito daŭras sub aliaj formoj, — vidu la nombrojn pri minlaboristaj akcidentoj! — ni konkurbatalas inter ni mem por akiri la mizeran ĉiutagan panon. Se pro raciigo kapitalista miloj k miloj el niaj samsortanoj senlaboriĝas, ni ne ĉesigas la laboron, ni ne strikas por mallongigi la labortempon k tiel helpi efike al niaj endanĝerigitaj klasfratoj k — kompreneble, ankaŭ al ni mem . . . La kaŭzo estas, laŭ mia opinio, en tio, ke ni serĉas nian forton k venkon pere de delegitoj en la parlamentoj, sed forgesas dume organizi nin forte k solide sur la ekonomia tereno.
J. Bout (15 396).
ANTAŬ SEP JAROJ MORTIS LENIN
Sep jaroj forpasis, de kiam la Rusa Revolucio perdis sian cerbon. Je 21. januaro 1924 mortis tiu, kiu gvidis la amasojn de l’ rusa popolo al venko super la burĝaro, kiu sciis ekvivigi el la cindro de l’ ruinigita cara imperio la fenikson de l’ Unuiĝo de Socialistaj Sovetaj Respublikoj etendiĝanta de Leningrad k Minsk ĝis Vladivostok, de Murmansk k Arĥangelsk ĝis Tifliso k Erivan. Majstro en strategio, dotita plej altgrade per la talento de gvidanto, simpla, forta personeco, kun klara penso k decidema volo, Lenin havis senliman aŭtoritaton en la registara partio; la venkoj de l’ socialisma fronto estas nepenseblaj sen li. Ne nur la sovetia, sed la proletaro tutmonda memoros en tiu ĉi tago kun sento de varma admiro la grandan gvidinton.
Lenin k libro
Vivo k agado de Lenin estas bonega ekzemplo pri povo labori super sia klerigo. Jen kion diras K-doj, proksime konintaj Iljiĉ:
“. . . Junulo Lenin ne disiĝis de libro. Li pasigis ĉiujn vesperojn kun libroj, preparante sin al tiu revolucia laboro, kiun li metis kiel celon de sia vivo . . . En vilaĝo de Samara gubernio, Vladimir Iljiĉ ĉiumatene post tetrinko foriris, ŝarĝinte sin per libroj, vortaroj k kajeroj, en malbruan anguleton de ĝardeno, por tie okupiĝi. Li scipovis ne nur legi la librojn, li scipovis studi ilin; li studis ilin, faris kompendiojn, elskribaĵojn . . . Tutajn tagojn Vladimir Iljiĉ pasigis kun libroj, deŝirante sin de ili nur por promeno, interparoloj k diskutoj kun tiu negranda rondeto el K-doj, kiuj same kiel li sin preparis por revolucia laboro. Kaj tiu scipovo labori, tiu persistemo restis kun li dum tuta lia vivo.”
“. . . Vladimir Iljiĉ estis tiom konscia, ke li sukcesis memstare, sen ies fremda helpo, fini sian klerigon.”
“. . . En ekzilo k eksterlande li utiligis ĉiun liberan momenton, ĉiun liberan horon, por viziti bibliotekon.”
“. . . Lenin almenaŭ ne duonvivon pasigis en bibliotekoj. En Piter (Leningrado) li ĉiutage vizitis Publikan bibliotekon, en Londono — Britan muzeon, en Francio — Nacian bibliotekon, en Svisio, kie plej bone estas
[BILDO p.2 | 38,38,64,62] Foto de statuo de Lenin kun etendita brako sur alta piedestalo, kun arboj kaj homoj ĉirkaŭe.
Monumento al Lenin en Berdiĉev
organizitaj senpagaj publikaj bibliotekoj, li ĉiun bibliotekon larĝe utiligis por sia laboro.”
“. . . Restis multaj kajeroj k elskribaĵoj, k laŭ ili oni povas juĝi, kian grandegan kvanton da literaturo el ĉiuj branĉoj de l’ scienco sukcesis dum sia vivo trastudi Iljiĉ . . .”
Fariĝinte gvidanto de l’ Soveta ŝtato, Iljiĉ zorgis pri tio, ke libroj estu facil-akireblaj por popolaj amasoj. Ŝtata Eldonejo plenumas tiun testamenton de Iljiĉ.
Tri testamentoj de Iljiĉ (Lenin)
V. I. Lenin precipe substrekis tri la plej gravajn k fundamentajn vojojn de socialisma revolucio.
Unua vojo estas la disvolviĝo de industrio — industriigo de l’ ŝtato. Sen kresko de industrio, sen ŝparema elspezo de ĉiu kopeko por disvolvo de l’ peza industrio, ne povos esti kreskado de socialismo, k sen tio ne povos esti kreskado de kulturo k la rolo de l’ laborista klaso en ŝtato: plifirmigo de ĝia diktaturo k ĝia influo al kamparo. Tial en disvolvo de l’ socialisma industrio estas tre grava pligrandigo de la rolo de peza industrio — produktado de maŝinoj k elektrigo.
Dua vojo estas la reorganizo de kampara mastrumado, refaro ĝia laŭ socialisma perspektivo. Malgranda kamparana mastrumo senĉese kreas la kapitalismon. Venki tiajn kapitalismajn ĉeladojn en kamparana mastrumo oni povas nur per iom-post-ioma daŭra reorganizo ĝia el mastrumo individua, disigita, en mastrumon kolektivan, socian. Tial ankaŭ estas grava la disvolvo de kooperado, kiel precipa rimedo por entirado de malgranda kamparana mastrumo al konstruado de socialismo.
Tria vojo estas la kultura revolucio. Sen neniigo de analfabeteco k senkultureco, sen venko super la burokrataro, sen larĝigo de partopreno de laboristoj k kamparanoj en la administrado de l’ ŝtato, ni ne solvos, nek taskon de la industriigo de l’ ŝtato, nek taskon de l’ kooperado. Tial estas grave unuavice atingi ĉies legopovon k larĝan klerigon de laboristoj k kamparanoj.
Jen estas tiuj tri vojoj, intime kunligitaj unu kun la alia, k estas tri testamentoj de Iljiĉ, kiujn la partio kune kun la laborista klaso efektivigas.
Elrusigis Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov (1125), Niĵni-Novgorodo.
Kiel decas honori la memoron pri Lenin
Kiam Lenin mortis, lia kunulino, K-dino KRUPSKAJA, responde al multege da leteroj k telegramoj, publikigis en la ĵurnalo “Pravda” jenon, noblan k vere inspiritan de la Lenina spirito:
K-doj gelaboristoj k gekamparanoj! Nian doloron pro la morto de Lenin ni ne montru per ekstera glorado de lia personeco. Ne starigu por li monumentojn, ne konstruu palacojn, ne organizadu solenajn festojn je lia memoro. Dum sia vivo li tute malatentis tion, k vi scias, ke ĉian pompon li malŝategis.
Memoru, kiom la lando estas ankoraŭ malriĉa k malbone organizita. Se vi volas trafe memorhonori Lenin-on, nu, plimultigu la infanejojn, la porinfanajn ĝardenojn k domojn, la lernejojn, la bibliotekojn, la senpagajn konsult-apotekojn, la hospitalojn, la invaliddomojn k precipe, obstine persistu plenumi tute komplete liajn instruojn.
[REKLAMO p.2] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 131
MORTIS FRANCA MARŜALO!
La 3-an de januaro la mondo ekscitis, ke marŝalo Ĵofr (Joffre) estas mortinta. Tiu viro, filo de barelisto, trafis la plej altan gradon en la franca armeo. Subleŭtenanto en 1870, li militservis en Tonkin, Alta Nigero, Madagaskaro dum 20 jaroj. En 1911 li estis stabestro, generalestro en 1914 k nomita marŝalo la 25-an de decembro 1915. Lia nomo estas kunligita kun la unuaj jaroj de l’ lasta mondmilito. Li estas la “venkinto” en la Marnbatalo. Tial la franca burĝa gazetaro lin laŭdis k profitis el lia morto por ekściti ĉe la amaso la patriotajn sentojn.
Pleniĝis la gazetoj per artikoloj pri lia vivo, agoj, militistkapablo, modesto, civitismo ktp. La 7-a de januaro estis solena funebra tago je lia honoro, lia memoro! Pompa nacia enterigo, je la kostoj de l’ popolo, estis farita.
Jen okazo por iomete mediti! Ĵofr estis iumomente la plej potenca homo en Francio. Sub lia potenco mortis cent miloj da aliaj homoj, soldate vestitaj, kiujn li estris, al kiuj li ordonis: “Nun ne plu estas momento malantaŭeniri, nepras iri antaŭen; k eĉ je plej malfavoraj kondiĉoj, vi prefere devas akcepti esti mortigataj kie vi estas, ol forkuri; ĉiu malobeo estos severe punata.”
La subskribinto de tiu ordono estis kompreneble, tiutempe kiel ĉiam, sufiĉe malantaŭe de l’ fronto. Li ne riskis kuglon, bone manĝis k dormis. Li ne suferis la martirecon de l’ simplaj soldatoj, kies kadavroj delonge putriĝis sur la batalkampoj. Li, profesia soldato, ne riskis sian vivon; sufiĉis, ke aliuj tion faru. Lia ofico konsistis nur en gvidado de l’ bataloj, kiun li plenumis ĉiam kviete, trankvile, ludante per la homa materialo, kiel ŝakludanto ludas per siaj ŝakludiloj. La cirkonstancoj faris, ke lia armeo venkis. La “malamiko” estis venkita! Militordeno por la generalo! Ĉu li ne estis la “avo” de l’ soldatoj? Kaj 12 jarojn post la militfino, riĉa, plenglora, ricevinte ĉiajn honorojn, li mortis en sia 78-a jaro, pie kun sanktoleumo, en sia lito. Cent miloj da homoj ĉeestis lian enterigon, inter ili eksmilitantoj k militvunditoj estis multaj.
Kion vi pensas, milionoj mortintaj en tranĉeoj, post teruraj suferoj? Vi . . . kies intestoj elŝprucis el via ventro — Vi . . . kies kapo estis fortranĉita per haŭbizo — Vi kies, korpo kvazaŭe eksplodis — Vi . . . kiu spiris la venenan gason, kiu post monataj aŭ jaraj suferoj mortis mizerege — Vi . . . ĉiuj, kiuj . . . Kaj ci, Nekonata Soldato, kion ci pensis, kiam la ĉerko de l’ marŝalo proksimis la cian sub la Triumfarko? Vi eĉ ne havis kompenson sciante, ke viajn mortigistojn trafis la sankta popola kolero. Vin oni jam forgesis, mizeruloj! Oni nur honoras Marŝalojn!
Via ofero estis senutila. Kiel antaŭmilite, granda parto de l’ popolo restas alligita al la naciisma ideo. Per la gazetaro k aliaj rimedoj la popolo estas superŝutata de mensogoj k restas tiom malklera, nescia, kiel antaŭe. Ŝajnas, ke ĝi ne kapablas tiri konkludojn el la granda tragedio, kiu estis la lasta mondmilito. La batalintoj plej multe enviciĝis en naciaj patriotaj organizoj k nur bataletis por akiri pensiojn. Tre ofte ili estas uzataj de la registaroj por ŝovinistaj manifestacioj k akceptas laŭdojn de la plej malindaj politikistoj. En okazo de nova milito, oni povas pensi, ke multaj propagandos por ĝi.
Jen ja malĝojiga konstato, ĉar estas same en ĉiuj landoj. Tiel longe kiel restos sub la influo de l’ patriota ideo tiom granda parto de l’ popolo, ĝi ne kapablos vere emancipiĝi. Tio klare montras, ke la vojo al liberiĝo, al pli bona, pli frata sociordo postulas de tiuj, kiuj jam komprenis la mensogon de l’ patriotismo, multegajn penojn. Nur per klerigado al la popolamaso, per senĉesa laboro de tiuj, kiuj sin nomas sen- aŭ internaciistoj, kontraŭbatalante la sociordon, kiu kaŭzas k eluzas patriotismon, oni povas fortiri la Homaron de la vojo, kiu kondukas al ĝia pereo.
La SAT-anoj plej trafe plenumas tiun taskon.
L. Kaiser (10 341).
[BILDO p.3 | 29,28,64,48] Karikaturo: kripligitaj kaj mortintaj soldatoj kaj skeleto antaŭe; malantaŭe funebra ceremonio kun oficiroj kaj levitaj glavoj ĉirkaŭ ĉerko.
La viktimoj de 1914—1915. — Li mortas en sia lito, li! . . .
K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el “S-ulo”, nepre menciu la fonton!
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Mizero k teroro en Emilio (Italio)
La reĝimo, nekapabla malpliakrigi la ekonomian k financan krizon, havas kiel solan defendilon la perforton. La situacio estas ĉie tre serioza. Emilio, provinco de terkultura industrio k komerco, prezentis antaŭ la faŝismo grandajn riĉojn; hodiaŭ ĝi malprosperegas. La vendejoj por terkulturaj produktoj ne havas aĉetantojn, kvankam la varoj estas proponataj je tre malaltaj prezoj. Antaŭ la protest-manifestacioj de l’ popolo la faŝistaj estraroj aplikis plej akrajn subpremrimedojn. En Parma la senlaboruloj manifestaciis en la strato; la policanoj k milicanoj faŝistaj procedis al multaj arestoj. “Almenaŭ en la malliberejo — kriis unu el la arestitoj — ni povos havi panon.” En Modeno la manifestacioj estis speciale gravaj, ankaŭ en Karpi k la ĉirkaŭaj regionoj. En Karpi ĉiuj presej-laboristoj estis arestataj, ĉar iun tagon oni trovis sur la muroj afiŝetojn kun la teksto: “Morton al Musolini!”
Laŭ “Italia”.
Proleta teatro en Japanio
En septembro 1930 la maldekstra teatra grupo “Sajoku-Gekiĝo” prezentis dum 10 tagoj teatraĵon en “Iĉimuraza”, kiu estas unu el la grandaj burĝaj teatroj en Tokio, k akiris grandan sukceson. Tiu ĉi fakto montras al ni pluan progreson de la nomita ludantaro. La polico, timante ĝian influon, subpremis la prezentadon. Ĉe cenzuro oni malpermesis ludi du aktojn dirante, ke oni aranĝu la dramon tiel, ke la malpermeso ne estu rimarkata de la rigardantoj. Krom tio preskaŭ ĉiutage oni malpermesis iun scenon plej efikan k fine mallongigis la prezentdaŭron. Sed spite tia subpremo, grandnombra rigardantaro ĉiam plenigis la salonon.
Laŭ “Scienco Proleta”, n-o 12.
Striko en la minejoj de l’ Rurbaseno (Germanio)
La kolektiva kontrakto de l’ ministoj en la Rurbaseno finiĝis k la
[REKLAMO p.3] LEGU EN LA JANUARA KAJERO DE LA NOVA EPOKO du belajn poemojn, du rakontojn k Faktojn k dokumentojn el la Laborista Esperanta Movado Antaŭmilita. Ilustrita. Prezo de l’ unuopa kajero: 0,35 mk. g. ABONU K ABONIGU! Administr. de SAT, Leipzig O 27.
— paĝo 4 —
132 — SENNACIULO
mastroj proponis salajr-redukton de 10%. Traktadoj devis ekokazi la 7-an de januaro. La komunistoj dume okazigis konferencon de la sindikata opozicio en Boĥum, kiu decidis la strikon. Ĉi tiun partoprenis kelkaj dekmiloj da ministoj el 300 mil, kiuj sume estas trafataj de la salajr-malaltigo. La polico intervenis en la strikmovado, k en diversaj urboj okazis sangaj interbataloj inter strikantoj, nestrikantoj k polico. Pluraj laboristoj estis mortigataj k vundataj. En kelkaj lokoj la strikkomitato estis arestata. Ĉar la strikon partoprenis nur 7,1% el la tuta laboristaro, ĝi restis senrezulta. Tamen en iuj minejoj la laboristaro voĉdonis enviciĝi en la strikfronto, se la traktadoj k la arbitracia juĝo ne donus kontentigon.
L. M.
Salajra malaltiĝo en Usono
La usonaj kapitalistoj kredis tro longtempe, ke la politiko de l’ “altaj salajroj” estus samtempe politiko por kreskigi la produkt-disvendadon. Sed la pezo de l’ nuna krizo igis ilin revizii sian vidpunkton. Depost oktobro 1929 la salajroj malaltiĝas ĝenerale en Usono de 5 ĝis 10%; en kelkaj fakoj de 12 ĝis 20% k en unu societo eĉ je 38% (laŭ statistikoj de l’ Laborstatistika Oficejo en Usono). Aliaj konataj rezultoj permesas registri salajran malaltiĝon en la agrikulturo de 13% dum unu jaro (julio 1929/1930).
D.
El la historio de l’ Junsocialista partio (anarkista) en Svedio
(Fino. Vd. antaŭan n-on.)
Akuzoj k juĝoj pluvegis sur la revolucian junularon k eĉ ne unu simpatian vorton donis la partio de l’ plenaĝuloj, male ili partoprenis la persekutojn.
Por haltigi la socialistan agitadon, la registaro sukcesis baki specialan leĝon, kiun Branting nomis “anarkista leĝo”. Ironio de l’ sorto tamen volis, ke la unua akuzato pro tiu leĝo estis — socialdemokrato. Dum nura jaro 1906 la “junsocialistoj” suferis 12 jarojn da punlaboro k 3 jarojn da simpla malliberejo. En 1908 la Ligo volis partopreni honorigon al Leo Tolstoj, kiu tiam finis sian 80-an jaron, k tiucele eldonis lian pensigan, kontraŭmilitan broŝuron “Pensu unue — agu poste”. Ĝi estis konfiskata, k la respondulo estis enkarcerigata kelkajn monatojn antaŭ ol li ricevis la juĝon: 1 jaron da punlaboro. La saman jaron okazis en Malmö granda havenlaborista striko. La labordonantoj importis anglajn strikrompantojn, kiuj loĝis en ŝipo nomata “Amaltea”. 3 junsocialistoj (Algot Bosberg, Anton Nilsson, Alfred Stern) ĵetis bombon sur la ŝipon por timigi la strikrompantojn, ke ili ĉesigu sian perfidan laboron. Unu el ili estis mortigata k la 3 junuloj estis kondamnataj al mortpuno. Poste oni “mildigis” la punon al dumviva punlaboro. Pro la protesta movado, kiun partoprenis la tuta popolo, ili liberiĝis en la jaro 1917.
Ekde la jaro 1908 la organo de l’ Ligo, “Brand”, fariĝis semajna. En tiu jaro oni ankaŭ ŝanĝis organizformon k nomon. Ĝi ne plu estas nura junularligo, sed partio kun la nomo “Junsocialista Partio de Svedio”, k de nun estas fiksita la anarkismo-tendenca programo.
Venis 1909 k la tiujara ĝenerala striko responde al lokaŭto, fama en la historio de l’ sveda laborista movado. La junsocialistoj kun sia tuta entuziasmo partoprenis ĝin kuraĝigante k fortigante la laborulajn vicojn. La malvenko, post monatoj de batalo k malsato, estis forta bato al la laborista movado, k speciale kontraŭ la “junsocialistoj”, kies nomojn la labordonantoj metis sur “nigrajn listojn”. Centoj da ili elmigris Amerikon k aliaj centoj vagadis tra la lando, vane serĉante laboron. Multaj devis iri en malliberejon pro sia aktiveco, punataj per monatoj k jaroj da punlaboro.
Pasis jaroj kun persekutoj k sukcesoj, espero k malespero. Ĉesis la kresko de l’ Ligo nombre, sed interne ĝi fortiĝis, profundiĝis la ideologio al anarkismo. La kontraŭmilita k kontraŭreligia batalo estis daŭre la ĉefa afero k kaŭzis multajn akuzojn, sed ankaŭ sukcesojn. En 1910 la Ligo iniciatis fondon de nova sindikat-organizo, ĉar la formo de la reformistaj fakunuiĝoj laŭ ili malebligis racian batalon sur ekonomia kampo. Laŭ modelo de l’ franca sindikatismo k usona I.W.W. (Industriaj Laboristoj de la Mondo) estis fondata S.A.C. (Centra unuiĝo de svedaj laboristoj). Laŭ opinioj de l’ “junsocialistoj” la sindikatoj devus esti sendependaj de politikaj partioj k religiaj aŭ aliaj konceptoj. Oni havas komunan intereson kiel subpremitoj, kiel klaso.
Ŝajne la nuna pozicio de la Ligo ne estas forta. La membraro estas proksimume 4000. Tamen ĝi staras sur propraj piedoj, neniam almozpetante al sindikatoj por akiri la necesajn rimedojn. Amaso da literaturo estas eldonita krom eksterordinaraj gazetoj pri aktualaj demandoj. La oferemo k aktiveco de l’ junsocialistoj en Svedio estas konata kiel proverbo.
Tamen anarkotendencaj svedaj “junsocialistoj” neniam estis anarkistoj en la profunda kompreno de tiu vorto. Ili estis socialistoj, sed severe fidelaj al la pura idearo socialisma. Veraj idealistoj, kiuj neniam povas konvinkiĝi, ke kompromisoj donos al la laboristaro ion fundamentan. Kaj neniam ili klopodis akiri socian honoron, male ili akceptis honoron de burĝa socio kiel kalumnion. Ili komprenis, ke se oni donas fingron al la diablo, li prenas la tutan manon. Notinde estas, ke en lernolibroj de la popollernejo estas menciata la laborista movado. Post kelkaj objektivaj sciigoj pri la fakunuiĝoj k socialdemokrata partio estas ankaŭ menciataj la “junsocialistoj” kiel banditaro, kiu per ponardo k dinamito volas renversi la socion. La socia honoro mankas.
Dum lastaj jaroj esperanto bone progresis inter la liganoj, multe dank’ al klopodoj de anarkista grupo en Göteborg. La gazeto “Brand” preskaŭ ĉiunumere enhavas raportojn k artikolojn el esp. gazetoj.
Norman (13 132).
“S-ulo” estas malpermesata
en Bulgario, Hungario, Jugoslavio, Italio, Latvio, Litovio k Sovetio. Ĉu la K-doj el la ceteraj landoj ĝuste taksas la signifon de tia situacio por nia gazeto? Se jes, ili do duobligu siajn klopodojn por varbi abonantojn; ili streĉu ĉiujn fortojn por ke “S-ulo” ne nur povu vivi, sed refariĝi 12-PAĜA.
Dumnoktaj pensoj
Tra nokto mi migras sola. La grizaj nuboj fantome pendas je la ĉielo k ĵetas nigrajn ombrojn al la arbaro. Silenta nokto. — Nur la folioj de la arboj kantas la eternan kanton pri estiĝo k pereo. Kial mi migras tra nokto k silento? Kial? . . . Kial?
Koro mia ploregas. — Ploregas pro nuna mizero surtera. Multmilionoj da homoj senlaboraj. Milionoj ne scias kien kuŝigi la kapon por nokta ripozo. Centmiloj jam nun malsatmortas. Dume eta ero de la “plej bonaj kreaĵoj diaj” nomataj homoj, diboĉas, parazitas k subpremas la plejan parton de l’ homaro, plenintence, plenkonscie. Kaj pli ol tri kvaronoj el la sklavigitoj humile, eĉ ĝoje, helpas daŭrigi tian malindan staton . . .
Ho! Ne ploregu koro mia! Hardiĝu, pli ol ŝtalo! Ne plorado, nek ĝemoj aliigos la sorton de l’ homaro. Batalo nur renversas la nunan sociordon. Batalo nur estas la sola liberigilo de la suferanta homaro. Batalu por pli bona estonto! Batalu por tutmonda libero! Jam oni ekvidas la matenruĝon de nova epoko. Batalu! . . . Batalu!
11 309.
— paĝo 5 —
SENNACIULO — 133
[BILDO p.5 | 7,7,92,18] Ornama kaplinia rubando: du junuloj kun flugiloj, ĉiu tenanta grandan stelon kun la literoj «SAT»; inter ili la titolo «JUNULARA-PAĜO» kaj la teksto «SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.»; subskribo de la desegninto «SAMBS».
JUNULARA-PAĜO
SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.
Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstr. 14, Neckarsulm (Germanio).
ĈU VI SCIAS PRI HARISLEFELD?
Proksime de la german-dana landlimo troviĝas la Laborista Popolaltlernejo Harislefeld (germ.: Harrisleefeld), apud la urbo Flensburg. Tiu lernejo, kiu dum tago k nokto kvin monatojn tenas inter siaj muroj ĉiujare dufoje tridek junajn homojn, estis malfermata la 1-an de junio 1928. Ankoraŭ ne finiĝis la kvina kurso k jam la atako de l’ lernema junularo necesigas pligrandigon de la popolaltlernejo. Se estos finita la nova konstruo, venontsomere, pliaj dudek lernantoj havos eblon pretigi sin por la batalo laborista kontraŭ la kapitalismo.
Partoprenante nuntempan kurson mi uzas la okazon por konigi al la SAT-junularo tiun ne tre konatan institucion. La 15—18-jaraj partoprenantoj venas el ĉiuj partoj de Germanio. Plejparte ili estas anoj de iu politika aŭ sindikata organizoj aŭ membroj de lab. junulara movado. Sed la aneco ne estas kondiĉo. Ĉiu, kiu havas la volon al kvinmonata spirita laboro, povas partopreni.
Kapabligi junlaboristojn por la laboro en partio k sindikato je la servo de l’ laboristaro, estas celo de l’ laborista popolaltlernejo. Kompreneble tiu celo postulas konforman instruplanon. Ekonomia scienco, geopolitiko, teorio pri ŝtato, publika k labora juro, historio de l lab. movado, estas la ĉeftaskoj. Ĉiumatene je la 8-a h. komenciĝas la instruado k finiĝas je la 12.30 h., kun nur duonhora interrompo. Per demando k respondo estas klarigataj la politikaj k ekonomiaj aferoj. Ne plenigi la cerbojn per faktoj, sed lernigi kiel prilabori, trapensi memstare la temojn, precize k konscience, estas la devizo, bazita sur klasika vero, kiun eldiris la greka filozofo Heraklito: “ĉio fluas”. Tial la instruistoj ankaŭ ne estas tiaj laŭ kutima senco, sed helpantoj al la studantoj.
Posttagmeze aŭ vespere kuniĝas libervolaj laborkomunumoj studantaj pri specialaj k pli malfacilaj instrutemoj, aŭ okazas diskutvesperoj, en kiuj estas pritraktataj aktualaj problemoj. Dum la cetera tempo la kursanoj ellaboras skribajn aŭ buŝajn taskojn, trovante la materialon en la lerneja biblioteko, kiu enhavas krom la fakliteraturo plej gravajn revuojn, gazetojn, eldonaĵojn de l’ germanaj parlamentoj k aliaj organizoj. Kiam dum la instruado la lernanto prezentas en konciza formo sian laboron, la kunlernantoj zorgas pri la kritiko k laŭvice protokolas la rezulton por la sekvanta leciono.
Multaj gast-instruistoj helpas al la du ĉef-instruistoj en ilia certe ne facila laboro. La alveno de tiuj gastoj estas ĉiam variaĵo por la lernantoj, ĉar estas personoj, kiuj staras en la centro de politika, ekonomia aŭ scienca vivo. Kiuj ne volus diskuti kun ili, specialistoj en siaj fakoj, pri la senlaboreco, plialtigo aŭ malaltigo de laboristaj
[BILDO p.5 | 36,35,63,52] Foto de granda dutaĝa konstruaĵo kun kruta tegmento, antaŭ ĝi palisa barilo.
Popolaltlernejo Harislefeld (Germ.)
salajroj k pri aliaj aferoj, kiuj koncernas la lab. vivon?
Neforgeseblajn memorojn la ekskursoj donas, kiuj okazas ĉiukurse. Dufoje jam la vagonaro portis la partoprenantojn al la dana ĉefurbo Kopenhago k al Helsingor, kie troviĝas Internacia Popolaltlernejo, fondita de la pacamiko k socialisto Petro Manihe (Manniche). Ne celate estis nur vidi la ĝeneralajn vidindaĵojn; plej valore estis amikiĝi kun la dana lab. junularo k socialistaj Gek-doj. Laŭ tiom kora maniero ili montris k klarigis la model-aranĝojn de sia organizo k de l’ urbo, kreitajn per ilia energio! Aliam la vojaĝa celo estis Hamburgo, la sidejo de l’ konsumkooperativo laborista; en nuntempa kurso la lernejanoj vizitos Berlinon. Tiel la partoprenantoj ricevos k ne perdos la kontakton kun la socialista movado.
Certe K-doj, dezirantaj viziti popolaltlernejon demandos, de kie preni la monon? Por ni laboristoj la financa parto ĉiam estas la plej grava. La kurskostoj, inkluzive loĝado dum 5 monatoj, estas 300 mk. g. Kelkaj lernantoj estas delegitaj de iu organizo. Aliuj ricevas subtenon de l’ hejmurboj. Nur malmultaj estas tiom “riĉaj” por pagi mem. Nia postulo devas esti, ke la ŝtato pagu. Multaj junaj homoj partoprenus dum sia senlaboreco, sed mankas la mono k ankaŭ ne sufiĉas la ekzistantaj popolaltlernejoj. Tial pli da lernejoj!
Partoprenanto SAT-ano 7514.
KIAN TASKON DEVAS PLENUMI LA JUNULARO?
Karaj Gek-doj, rigardu do la funkciulojn en ĉiuj laboristaj movadoj. La plej multaj el ili estas maljunaj, ĉefe la estroj de l’ organizoj. Kion fari, se la estro de iu organizo mortas aŭ eksiĝas? Se tiam ne ekzistus junaj Gekdoj, kiuj sin klerigis, la valoro de organizo, la tuta farita laboro estus nula. Tial la neceso de l’ junulara movado. La ĉefaĵo estas nun, ke ni komencu komune studi la historion de l’ kapitalismo, ĉar ĉiuj proletaj postuloj stariĝis laŭ ĝi. Sciante tion oni ekkomprenas la valoron de l’ partioj, sindikatoj, sportasocioj, klerigaj institutoj ktp. Ankaŭ la junularo devas klerigi sin pri jenaj temoj: ekonomio, raciigo, kultoj ktp.
Plej grave estas, ke ni studu la tutan laborteorion, por ke ni poste, atinginte la proletan socion aŭ diktatorecon, ĉion povu gvidi laŭ proleta senco. Ĉar la junularo nuna havas alian spiriton, tial ĝi ege devas labori k agi, por ke ĝi baldaŭ povu gvidi la organizojn laŭ nova revolucia senco. Pripensu do! Kio nur povas savi nin? Nur la proleta mondrevolucio, ĉar nur tiam ni povas labori k profiti por la subprematoj, por la proletaro k finfine la socialismo. Tial, Gek-doj:
Rompu la jug’ de l’ tiranoj, Kiuj turmentas vin. Flirtu la sangruĝa flago, Super la mond’ svingu ĝin.
E. Kunze (13 285).
GRAVA!
La vivo de l’ SAT-junulara sekcio ĝis nun estas nur surpapera. La sekcio havas tro ĝeneralajn taskojn k tial neniun (krom priservo de J. P.) el ili plenumis. Mi alvokas tial ĉiun junan K-d(in)on interesatan pri taŭga reorganizita sekcio porjunula en mondskalo, senprokraste sciigi nin, per kiuj rimedoj, monaj, informaj, organizaj li (ŝi) povas helpi al:
a) eldono de sendependa bulteno “Sennacieca Junularo”; b) organizado de junulara kongreso de lab. esp. junularo (en tendaro); c) dumferia interŝanĝo de prolet-infanoj k junuloj.
Ĉiun ĉi-koncernan konsilon, proponon, deziron sendu al A. Schwarz (red. adr. de J. P.).
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA NOVA EPOKO” ★
— paĝo 6 —
134 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Kontraŭ la Skismigantojn
Multaj K-doj skribis por diri sian indignon pri la agado de la skismigantoj en nia movado. Ni kompreneble ne povas plenigi la paĝojn de la gazeto per la enmeto de tiuj skribaĵoj. Ni tamen faras escepton por la ĉi suba, tial ke ĝi ne estas simpla individua opinio, sed kolektiva esprimo de protesto kontraŭ la opozicion.
K-do H. Wagner, kiu spontane iniciatis tiun aferon, sendis ankaŭ la tekston de ĉi tiu Rezolucio al unu el siaj Sovetiaj korespondantoj k ricevis firman aprobon; sed la nomon de tiu K-do pro konata motivo ni ne publikigas. — Direkcio de SAT.
Rezolucio
Kun bedaŭro ni devas konstati, ke depost kelka tempo denove inter SAT-anaro okazis polemikoj. La opoziciularo precipe la sekretario de SEU, K-do Drezen, atakas sisteme la SAT-Direkcion pro reviziismo. Ĉi tiuj opoziciuloj riproĉas i. a. al la gvidantoj de SAT pro laŭdiraj atakoj kontraŭ Sovetio. Sed vero estas, ke ĝi ne atakis Sovetion, sed nur volas elkovri la intrigojn de kelkaj Sovetianoj, konsiderante helpi per tio al Sovetio mem.
Ni memoras, ke siatempe Gek-doj Bata postulis de K-do Lanti, ke li aperigu ilian artikolon pri la traktorafero senŝanĝe. Do ili prenis de K-do Lanti la rajton de redaktoro. (Vidu la Protokolaron pri la X-a SAT-Kongreso en Londono!) La SAT-gvidanto estas tre tolerema, k pro tio li konsentis presigi la koncernan artikolon, por eviti pluajn kondamnojn de l’ opozicio, kies anoj Gek-doj Bata estas. Por konservi al SAT la ĝisnunan superpartiecon, K-do Lanti kompreneble ankaŭ devis cedi, kiam alia K-do, nome Lora, postulis la aperigon de sia artikolo. Ĉi-publikaĵo ne plaĉis al la opoziciuloj. Kaj de tiam datas denove la asertoj de l’ opozicio (inkl. de SEU), ke la SAT-Direkcio kalumniis Sovetion.
Ĉiam la opoziciularo pretekstas, ke ĝi volas konservi la ekziston de SAT. Tamen, ni devas bedaŭrinde — laŭ nia percepto — konstati, ke tiu aserto estas senbaza. Fakto estas, ke la skismo inter SAT per la sintenado de l’ SAT-opozicio jam realiĝis. Nur formale la anoj de Komfrakcio restas ankoraŭ inter SAT, por povi detrui aŭ influi SAT-aparaton pli bone. Kiam SEU, la centrejo de l’ opozicio, scios, ke la plimulto inter SAT-anaro malakceptas la intrigojn k abomenindajn artifikaĵojn de l’ opozicio, ni verŝajne senkaŝe sciiĝos, ke la anoj de l’ Komfrakcio estonte kolektiĝos en apartan organizon.
Dum la SAT-Kongreso en Londono la partoprenintoj decidis la konservon de SAT en ĝia ĝisnuna konsisto kun plimulto, anoj de la opozicio k du reprezentantoj de Germana LEA (vidu n-on 1 de “I-isto”, paĝo 6 sub lit. 1), rubriko “Ruĝa Esperantio”!) decidis fari ĉion, por ke en la jaro 1931 en Moskvo okazu internacia Kongreso de revoluciaj esperantistoj por reguligi la novan revolucian organizadon. Samtempe la Komfrakcio (CK de SEU) decidis entrepreni la eldonadon de nova revuo anstataŭ “S-ulo”. Kaj kion faris la Komfrakcio, por motivigi tian fian sintenadon antaŭ la SAT-anaro? Ĝi simple kulpigas SAT-Direkcion pro reviziismo. Per ĉiuj rimedoj, kiujn vere klaskonscia proleto devas malakcepti, la Komfrakcio provas kalumnii K-don Lanti, kiu dum la ekzisto de SAT oferis sian tutan liberan tempon al nia movado sen iu ajn rekompenco, por malbonigi lian aŭtoritaton. La SAT-Direkcio ne ŝanĝis sian linion. Sed la Komfrakcio pro partiaj celoj emegas kapti la gvidadon de SAT, por subigi SAT-aparaton al KOMINTERN. Jam en la jaro 1923 CK de SEU proponis, proklami dum la proksima Kongreso de SAT aliĝon de SAT al . . . KOMINTERN. Tiam ĝi fiaskis k nepre devas ankaŭ nuntempe malsukcesi!! CK de SEU en la sama jaro ankaŭ konfesis per presaĵo, ke “la kriterio pri klaskonscio de revolucianoj ne estas
Vojaĝimpresoj de K-do Perer¹
(5. daŭrigo. Vd. n-ojn 324, 325, 326, 327, 328.)
Mi vidis viktimojn de la revolucioj: eks-bienposedantojn, ĝendarmojn ktp. Ofte ili estas kompatindaj. Multaj nun almozpetas. La nekontraŭantoj al reĝimo estas okupitaj en diversaj fakoj. Ili suferas precipe pro publika malŝato, kiun oni al ili manifestas en ĉiuj okazoj. Religioj pli k pli perdas siajn radikojn. Oficiale la ŝtato tute neŭtrale rilatas al tio; eĉ mi vidis okazojn, kiam la ŝtato protektis ekleziulojn. Fakte al la nova situacio respondas nova amasa aspiro. Edukado, agitado, propagando farita de l’ diversaj organizoj (partia, kontraŭreligia, sindikata ktp.), aldonita al nuntempa situacio, ŝanĝas la ideojn. La junularo kutimiĝis al kluboj, kie oni muzikas, dancas, ŝakludas, sportas ktp. Ĉar oni urĝe bezonas lokon, oni entuziasme voĉdonas por fermado al preĝejoj. Tamen la registaro ofte devis haltigi tiun popoldeziron. La religion hodiaŭ pli k pli anstataŭas amasaj manifestacioj, turismo, sporto, vojaĝo, ekskurso, distroj diversspecaj.
Rilatoj, interfratiĝo inter laboristoj, kamparanoj k soldatoj estas praktikataj nun en granda skalo. — Nun mi diru pri turismo kelkajn vortojn. Sovetio estas vizitinda ne nur pro sia giganta surfaco, sed precipe pro la vario k la aspekto de l’ turistaj vidindaĵoj. En Ukrainio oni trovas senlimajn ebenaĵojn tute senarbajn. Aŭtune kiel printempe la lando prezentas kotplenan kloakon pro manko de ŝoseoj. En kamparo la domoj estas konstruataj el tero. Oni hejtas la fornegon per dornaĵoj, pajlo aŭ hejtilo, kiun la kamparanoj fabrikas somere el kreskaĵoj miksitaj kun bestfekaĵo de ĉevalo aŭ bovo. Nigramara rando estas tre vizitinda ĝis decembro. Krimeo prezentas en la centra parto veran dezertan ebenaĵon, kie akvo estas maloftaĵo. Tie eĉ en novembro oni facile sunbruniĝas.
Kontraston allogan oni vidas en la apudmara regiono, kiun mi vizitis de Jalta ĝis Kerĉ; ĝi prezentas montaran mason, kies trajtoj tute malsimilas la centran parton. Tio estas turista paradizo. Sur unu flanko krutaj, sovaĝaj montoj, kovritaj de verdaj aŭ flaviĝintaj arbaroj, en la valoj belegaj ĝardenoj k fiŝoplenaj akvaĵoj. La tatara popolo jam montras aziajn vivkutimojn: kvadrataj domoj, puraj ĉambroj ktp. Invititaj gastoj sidiĝas sur tapiŝoj aŭ sur taburetoj. Oni prezentas panon, frititan bakaĵon, vinon, fruktojn. La virinoj estas vestitaj per larĝaj pantalonoj kun videbla koloro. Tre gastama estas tiom la tatara kiel rusa popolo. La tuta apudmara regiono estas okupita per palacoj de eksbienposedantoj, nun transformitaj en sanigejojn por laboristoj-kamparanoj.
La Volga regiono estas vizitinda ankaŭ pro siaj dezertaj ebenaĵoj sur maldekstra bordo. La dekstra estas montetoza; tie oni ankaŭ trovas belajn lokojn. Estas larĝega, belega rivero. Ĝi venigas nin al la montoplena Uralregiono, kie oni kredas retrovi la Karpatojn aŭ la centro-francan montomason. Estas ankaŭ lando de belaj floretoj, fragoj, pinarbaregoj ktp. Baldaŭ ni atingas la senmezurajn ebenaĵojn de Siberio. (Daŭrigota.)
¹ France: Peraire.
— paĝo 7 —
SENNACIULO — 135
sufiĉa, ĉar en la praktiko anarĥistoj, socialdemokratoj, estas pli danĝeraj malamikoj por la revolucia movado, ol la malkaŝa burĝaro”. Ĉu tia konfeso estas konvena, por konservi la unuecon inter SAT, kie troviĝas ne nur ortodoksaj komunistoj, sed ankaŭ alitendencanoj? Estas hipokrito de l Komfrakcio, aserti, ke ĝi ne intencas disigi la SAT-anaron. La Komfrakcio k la sekretario de SEU (do ne ĉiuj sovetiaj Gek-doj!) agas plej nelojale kontraŭ SAT-movado. Kontraŭ tion estas necese protesti. Ĉu K-do, kiu ne ŝatas akcepti novan dogmon, k kiu volas, ke SAT restu kiel ĝis nun superpartieca, nepre defendu la Direkcion de SAT kontraŭ la atakoj de komfrakciaj elementoj? Jes, ĉiu K-do, kiu ŝatas la ekziston de SAT kiel rezulton de malfacila laboro, devas malhelpi la detruon de SAT fare de homoj, kiuj nur agas laŭ partipolitikaj celoj. Ĉiu honesta, klaskonscia proleto protestu kontraŭ la absolute nelojalan sintenon de la Komfrakcio k CK de SEU. Vivu la superpartieca SAT!
Ĉar K-do Lanti k la aliaj el la gvidantaro de SAT ne konsentas, ke ĝi aliĝu al Komintern, la opozicio tiujn K-dojn insultas “etburĝoj”. Laŭ la mensogoj de la SAT-opozicio Lanti perfidis la revolucian esp-an movadon k okazigis kontraŭproletan agadon. Eĉ la SAT-opoziciularo ne hontas per la “I-isto” aserti, ke SAT-Direkcio “objektive . . . jam estas kun la kontraŭ-revolucio”.
Ni perceptas, ke veraj klaskonsciaj proletoj malakceptas kun indigno tiajn atakojn de la opozicio, kiuj nur povis estiĝi pro partifanatikaj celoj. Ĉiu, kiu volas, ke SAT ne fariĝu viktimo de friponaĵoj, deklaru sian solidaron kun la ĝisnuna SAT-Direkcio k kun K-do Lanti speciale. Ni protestas kontraŭ la agmaniero de l’ opozicio rabi al K-do Lanti k SAT-Direkcio la aŭtoritaton! Ni SAT-anoj klopodu meti esp-on je la servo de l’ tutmonda proletaro! Ni estu por la unueco de la SAT-anoj k penu labori, por ke la Internacioj akceptu oficiale esp-on! For la fratbatalon ankaŭ inter la vicoj de SAT-anoj!
Vivu SAT!
Hermann Wagner (11 067), Böblingerstr. 32, Hth. III, Stuttgart (Germ.)
k K-doj Aug. Gais (6743), Kurt Lehmann (6345), Alfr. Just (554), Th. Stroh (10 793), Paul Schäfer (5443), Walter Neumann (10 082), Fr. Steiner (4396), Sepp Riedmaier (6081), Max Schärm (6344), Stuttgart, Eug. Krieger (13 630), Rohracker, Jos. Libič (1371), Zuffenhausen, Rich Heller (11 762), Neckargartach, Lud. Schuler (2283), Freiburg, Will. Busse (11 778), Schorndorf, Endler Erich (6523) k Gertrud (6524), Selb, Fr. Melchinger (13 552), Geislingen, Joh. Adam (4383), Alois Bründl (11 698), Leonh. Fanderl (2632), Joh. Forster (3228), K. Hoch (1300), Pet. Ingold (2629), Joh. Koliera (1281), Erh. Magerl (4385), Gg. Meier (2634), Frz. Müller (2622), Gg. Pölzl (2623), Ernst Sauerwein (1282), Joh. Schwaiger (645), Hans Sommer (7), Joh. Weiherich (2640), Ingolstadt, Jos. Pech (4983), Plzen (Ĉeĥoslov.), Marc. Dieudonné (9618), Karlo Kaercher (11 254), Aug. Carnet (13 982), André Mézin (13 987), Eŭg. Valger (13 988), Nancy, Francio.
P.S. Mi sendis la tekston de tiu ĉi rezolucio al 27 al mi konataj SAT-anoj. El ili unu ne respondis ĝis nun, 2 deklaris, ke ili ne konsentas subskribi k unu diris sian konsenton pri la teksto, sed ne deziras subskribi. Krome subskribis 16 Gek-doj, al kiuj estas montrita la teksto de l’ rezolucio. Tial ke la respondo de K-do Wagner-Pasing estas tre karakteriza, mi petis la Redakcion ankaŭ ĝin publikigi (vd. malsupre). La K-doj, kiuj aprobas mian iniciaton, bonvolu skribi al mi. Adreson vidu supre. — H. W.
“Pasing, 18. XII. 30.
Kara K-do! Mi tre dankas por la sendita rezolucio. Mi laŭtlegos ĝin venontan kunvenon; sed okazos nur en 1931. Mi ne povas interkonsenti kun la Rezolucio, ĉar mi estas kompartiano k havas tutegan alian konstaton. La afero solviĝis ĉe mi, mi klasbatalas k pro tio mi subtenas ĉiujn, kiuj ankoraŭ (vere) efektive komprenas Leninismon, la skismo estas komprenebla afero — KIAL LANTI EKSIĜIS EL LA KOMPARTIO: Nu — estas do la ĉefa kaŭzo. Kun proleta saluto via Wagner.“
Komuniko de la Plenum-Komitato
Konstatinte, ke ĉiam ankoraŭ regas malklaro inter la membraro pri la apliko de l’ statut-paragrafo pri aktiva membreco, ni donas jenajn pliprecizigojn k klarigojn:
Principe, laŭ la Statuto, tiu, kiu deziras esti aktiva membro, devas aboni de 1. januaro ĝis 31. decembro al la oficiala organo de l’ Asocio, “S-ulo”. La kotizmarkon aktivaj membroj sekve ricevas nur, kiam ili pagis plene la kotizon por aktiva membreco (ekz. por Germanio 10,50 mk. g.*).
Ĉar ne ĉies financa stato (senlaboruloj, neplenlaboruloj ktp.) ebligas pagi per unu fojo la tutan kotizon, tial la membroj havas konton ĉe la Administracio, en kiu estas registrataj ĉiuj eventualaj partopagoj.
Por tiu periodo, por kiu pagis membro sian kotizon (aktiv-membrecan), ĝi estas konsiderata kiel aktiva. Kondiĉo estas tamen, ke la pagoj okazu seninterrompe ekde 1. januaro (vd. Statuton, par. 7, p. 15 en Jarl.). Sekve ankaŭ la pago de l’ dum la jaro novaliĝantaj membroj estas kalkulata ekde 1. januaro, k tiuj membroj ricevas la gazeton ekde 1. januaro. Se iuj n-oj de “S-ulo” estas elĉerpitaj, ni donas la ekvivalenton en formo de libroj; same ni procedas, se iu membro ne deziras postliveron de ĉiuj aperintaj n-oj.
Interrompo de pagoj perdigas la aktivan membrecon. La unua partopago devas konsisti minimume el la iama aktiva (nuna pasiv-membra) kotizo plus ¼-jara abono al “S-ulo” (do ekz. por Germanio = 2.50 + 2 mk. g.).
Esceptoj estas farataj nur 1. se pluraj samfamilianoj, kune loĝantaj, estas membroj de SAT; 2. en kazoj de ekstrema mizero (longdaŭra senlaboreco ktp.). En tia kazo, se membro nepagopova insistus resti aktiva membro, pagante nur la pasivmembran kotizon (por Germanio 2,50 mk. g.), necesas, ke la loka Peranto k krome 5 aliaj lokaj membroj aktivaj (en malgrandaj lokoj, kie ne ekzistas tioma membrokvanto, laŭ pove ĉiuj tieaj aktivaj membroj) atestu per nomo k matrikulo siaj pri la fakta nepagopovo de l’ koncernato k sendu la ateston al la Direkcio de SAT.
Aliel tiaj membroj estas registrataj kiel pasivaj, ricevas la Jarlibron k rajtas same kiel la aktivaj uzi la servojn de l’ Asocio, sed ne havas voĉdonan rajton (vd. Statuton, par. 4, 5, 6).
* Plena tarifaro aperis en n-oj 311, 319.
[REKLAMO p.7] Kiu ne taksus ŝate la literaturan talenton de LEO TOLSTOJ? Aĉetu la ĵus aperintan tradukon de lia Kristanismo kaj Patriotismo Trad. I. Maĉernis. 112 paĝoj. Form. 11×14 cm. “Biblioteko de Sennaciulo”. Prezo: 1.20 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
Pri nepresitaj SAT-libroj en Moskvo
Denove necesas refuti aserton de Demidjuk en “I-isto” (n-o 6), nome, ke nia listo da manuskriptoj, troviĝantaj je la dispono de C. K. de SEU por presigo en Moskvo¹ estas nekorekta pro tio, ke 2 el la cititaj verkoj troviĝas ekster Sovetio.
Ni konstatas, ke ni bazis niajn komunikojn sur la informoj de la ekssekretario de la Literatura Komisiono, K-do Rublov, kiu cetere ankaŭ estas membro de la C. K. de SEU. Se Rublov erarinformis nin, li akceptu la plenan respondecon pri tio. Ni ree memorigas la honestajn SAT-anojn pri jenaj faktoj:
1. La menciitaj manuskriptoj estis kontrolitaj de Literatura Komisiono en Odeso (kies sekretario estis Ru-
¹ Vd. n-ojn 304, 321 de “S-ulo”.
— paĝo 8 —
136 — SENNACIULO
blov), laŭ oficiala raporto aperinta en n-o 249 de “S-ulo”; 2. ni klare komisiis al Rublov sendi la manuskriptojn por presigo al Moskvo (25. 6. 30); 3. de kiam Demidjuk neis la ricevon, ni ĉion faris por ekscii, kie troviĝas la en Odeso kontrolitaj manuskriptoj, kiuj laŭ niaj instrukcioj devas esti senditaj de Rublov al Moskvo.
Al nia lasta tiurilata esplor-letero, de 1. decembro 1930, ĝis hodiaŭ Rublov ankoraŭ ne respondis!
Tamen, tion ne neas K-do Demidjuk mem, DEPOST 22 MONATOJ troviĝas por presigo en Moskvo la manuskripto “Kosmopolita Ideo” (250-paĝa verko) k ankaŭ delonge la traduko de “Ford aŭ Marks” (proks. samampleksa). Se unu el la de ni cititaj manuskriptoj, kiujn Rublov devis sendi al Moskvo, troviĝas ekster Sovetio (“Ekonomia Geografio” de Ĥorrabin, ĉ. 200-paĝa), nome ĉe la britiaj tradukintoj, ni eksciis tion nur je fino de novembro 1930 (vd. nian noton en n-o 321, p. 71), post ripetaj insistaj demandoj al Rublov.
K-do Demidjuk vane provas mistifiki nin pli longe k provas vane trompi per elturniĝema frazĵonglado tiujn, kiuj volas scii la veron: kial ne plu estas presitaj libroj de SAT en Moskvo? Ni ja ne ĉesos ripeti: Kial? — Dume presiĝas tie esperantaj libroj je la nomo de EKRELO k de CK de SEU. La nova al SAT konkurenca eldonejo jam presigis aron da libroj (vd. n-on 325), parte en Lajpcig, sed precipe k ĉefe en Moskvo. (En n-o 325 ni eĉ ne menciis la broŝuron “Stalin, Kulturo nacia k internacia”, eldonitan de EKRELO k presitan en Moskvo; ĉar tiutempe ni ankoraŭ ne vidis ĝin.) La honestaj k komprenkapablaj finfine konvinkiĝos, kiel ni, ke la tuta mistifikado estas atenco kontraŭ SAT. Sed tiaj malnoblaj rimedoj tamen ne sukcesos detrui nian Asocion.
Direkcio de SAT.
Plia mensogo
Deklaro
Leginte en n-o 327 la artikolon “Lavango da mensogoj” mi sukcesis havigi al mi cititan “Bulteno de CK de SEU” (n-o 10/11) de iu K-do (mi persone ne ricevis ĝin). Mi opinias necese miaflanke aldoni jenan deklaron pri aserto farita en ĉi tiu “Bulteno” de CK de SEU, nome, ke mi malobeis al instrukcio de la Direkcio rilate ekspedon de gazetoj al Sovetio: Tiu aserto estas malvera k ne respondas al la faktoj. Mi konstatas, ke neniam ekzistis konflikto inter la Direkcio k mi, k ke ĉiam mi povis interkonsente labori kun la Direkciaj K-doj, ankaŭ rilate al tiu afero, pri kiu skribas la “Bulteno”.
R. Lerfner (90).
TRA LA MOVADO
KRONIKO
AŬSTRIO. La unua granda okazo, dum kiu esp-o servos al la internacia sportularo laborista, estos la dua vintrosport-olimpiado okazonta komence de februaro en Mirccuŝlag (Mürzzuschlag). La esp. sportuloj renkontiĝos sabate, la 7-an de febr. vespere je la 20-a por “esp. vespero”. — En Linz partoprenas 72 infanoj pli aĝaj ol 12-jaraj k plenkreskaj funkciuloj kurson ĉe “infanamika grupo”. (Laŭ “Socialisto”.) — GERMANIO. Bochum. La loka grupo (ne apartenanta al LEA) propagandas nun ĉefe inter lab. sportuloj k interrilatis kun la lokaj lab. sport-unuiĝoj por aranĝi plurajn kursojn, atentigante pri la 2. Lab. Olimpio en Vieno ĉi-jare okazonta. La soc. ĉiutaga gazeto tre favoras esp-on k ofte enpresas artikolojn k notojn (dank’ al redaktoro Kalweit). En du urboj de la regiono (Dortmund k Essen) esp-o estas akceptita en la instruplanon de l’ popolaltlernejo.
KLARIGO
En n-o 321 de “S-ulo” sub la artikolo “La skisma malsano” estas donitaj du ekzemploj pri “ŝanĝo de taktiko” fare de politikaj partioj. Por eviti miskomprenon ĉe neinformitaj ekstergermaniaj legantoj la 2-a ekzemplo estas jene komprenenda: “La kom-partio en regna parlamento germania voĉdonis por faŝistpartia propono amnestii politikajn krimulojn”. Nenian riproĉon enhavu tiu konstato, ĉar kun faŝistaj krimuloj ja samtempe estas amnestiitaj komunistaj enkarcerigitoj. Ĉi tiun fakton mi nur citis por pruvi, ke ŝanĝiĝas la taktiko de politikaj partioj, nome, ĉar antaŭe la kom-partio ĉiam postulis “severan punadon al faŝistoj”.
A. v. d. Heid, Dortmund.
NIA POŜTO
11 895. — Ni transsendis vian manuskripton al K-do Wendt (red. de Sporta paĝo), kiu decidos pri ĝia sorto.
12 439. — Vian “skizon” ni akceptas por enpreso en “LNE”. La alia aperos en “S-ulo”, kiam spaco permesos.
11 297. — Via artikolo aperos. Red.
16 689. — Ni transsendis ĝin la 22. 12. 30.
4710. — Via mono alvenis la 2. 1. k la 9. 1. ni aranĝis la mendojn. Adm.
NEKROLOGO
La 1-an de januaro mortis pro akcidento K-do SAT-ano 14 326
JOAQUIN MARI
Fervore k vigle li partoprenis nian movadon k ĉiam kun proleta fiero li plenumis sian SAT-anan devon k defendadis la anarkistan idearon.
Ni, komunistoj k senpartiuloj, treege funebras pro lia tragika morto.
Honore al lia memoro: ĉiam antaŭen!
SAT-anaro de Valencia.
KORESPONDADO
DANCIGO
Anoncu sin, kiu volas! — Mi pagos por 2 sovetiaj Gek-doj po 1/4 “S-ulo”. Interŝanĝe mi ŝatus ricevi sov. esp. eldonaĵojn. Adr.: Kurt Klaps, Karpfenseigen 12, Danzig.
GERMANIO
K-do H. Lohse, Harthauer Str. 18/II., Harthau ap. Chemnitz, kĉl, L, PI, PM. Resp. garantiata.
Kelke da gelernantoj koresp. kĉl. Adr.: K-do Fritz Federkiel, Zöllerring, 104, Frankenthal (Rheinpfalz).
K-do Alfred Kurth (komencanto), Colditzer Str. 35, Leisnig/Sa., kĉl, PI, bfl. Resp. garantiata.
K-do Hans Kempf, Kronacher Str. 11, Ansbach/Bay., kĉl, pri ĉ. temoj, precipe politikaj. Skribu multnombre! Resp. garantiata.
K-do Karl Roth, Friedhofstr. 5, Mannheim-Neckarau, kun Japanio k Ĉinio, pri ĉ. temoj, L, PI.
HISPANIO
K-do Jose Santularia, str. Cerdena 403, 3-o, 2-a, Barcelona, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI. Resp. garantiata.
PORTUGALIO
K-do Raul da Silva, Rua do Alvito 69-2-o Esq., Lisboa, kĉl, L, PI.
SOVETIO
K-do N. Lanin, Begovaja 4, kv. 51, Moskvo-40, kĉl, pri politiko, lab. movado ktp. Speciale kontraŭreligiaj temoj k infanmovado. Nur serioze! Resp. garantiata.
Laborista Sekcio de Beograda Esperanto-Societo
[BILDO p.8 | 37,87,43,94] Nigra kvinpinta stelo.
aranĝas 15. februaro “Letervesperon” k petas ĉ. l. Gek-dojn sendi interesan materialon: L, PK, por interesi laboristojn pri esp-o. Ĉion sendu al adreso: Beograda Esperanto-Societo, por Laborista Sekcio, Beograd, Kralja Milana ul. Hotel “London”. Jugoslavio.
Komuniko de Sennaciista Frakcio
Responde al mia alvoko en n-o 315 de “Sulo” mi ĝoje povas raporti, ke la aliĝoj alfluis el la plej diversaj landoj, tiel ke ĉie en la mondo troviĝos unuoj de Sennaciista Frakcio, postenoj de l’ avangardo de la revolucia proletaro.
Tamen la iniciatintoj ne jam restas kontentaj. Ni devas labori, agi, varbi, agiti, prezenti nian opinion, ataki la kontraŭdirantojn ĉiel k ĉion fari por venki en la interbataloj de opinioj. Kial ne ankoraŭ vi, vi k vi aliĝas?
Ĉu vi estas Sennaciisto aŭ Naciisto? Aŭ indiferentulo?
Skribu vian opinion! Aliĝu! Ankaŭ ne forgesu, ke mono estas bezonata! Ekmoviĝu! Estu aktivaj! Nur aktiveco decidos finfine.
Jen la adreso: Theodore Weder, 24—29 Merchant Str., Astoria, N. Y., Usono.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Laboristaro kaj venengas-produktado | 129—130 |
| Antaŭ sep jaroj mortis Lenin | 130 |
| Mortis franca marŝalo! | 131 |
| La klasbatalo tra la mondo | 131—132 |
| El la historio de l’ Junsocialista partio (anarkista) en Svedio | 132 |
| Dumnoktaj pensoj | 132 |
| Junulara-Paĝo | 133 |
| Tra Esperantio | 134—136 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 330, 29-a de januaro 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 30,4,68,14] Kapemblemo: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.
7-a JARO, N-o 330 — LEIPZIG, 29. / 1. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
La malpermeso al “En la Okcidento nenio nova” — akuzo kontraŭ la germana naciismo
Enradikiĝis antaŭjuĝo ankaŭ en Usono kontraŭ enlandaj usonaj filmoj ĉe la prudenta parto de l’ publiko. Estis rimarkeble ia tendenco, kiu preferis eksterlandajn filmproduktojn. Inter ili la sovetiaj konkeris unuan lokon, evidente pro la temoj priskribantaj realajn okazojn, kiuj formas kvazaŭ la skeleton de tiuj filmoj. Sed la filmigo de l’ Remark-a libro konvinkas, ke ekzistas temoj, kiuj ne donas ŝancon al usonaj filmproduktistoj kirli ilin je iu sentimenta artkaĉo.
Se oni tenas suspekton ĝenerale kontraŭ la diroj de varproduktistoj kiel servantaj nur por la vendado de propraj varoj, tiuokaze la kutimaj anoncfrazoj tamen vole-nevole trafas la veron. La filmfabrikisto Lemle (Laemmle) do diras ion, kion oni volonte substrekas: “Ni konsideras tiun ĉi filmon distinga faro dum 25 jaroj en la movbildkomerco.” . . . Kiu vidis la filmon, tiu ankaŭ komprenas, ke la akademio por filmarto k scienco, konsistanta el fabrikistoj, direktoroj k teknikistoj (600) en la usonaj filmrondoj voĉdonis prezenti orpremion al la filmigintoj.
Eĉ se oni ne kredas, ke milito estas forigebla el la mondo per propagando, tamen oni povas aklami ankaŭ la proponon de la demokrata La Mondo (‘The World’), metropola gazeto: nomi Remark kanditato por la Nobelpacpremio, pro liaj meritoj por la helpo al paco.
Oni kelkloke argumentis, ke la efiko de “tiuj ĉi burĝaj filmoj estas tre limigita”, k ke “kelkaj el la filmoj eĉ fortigis la romantikon pri la batalego k la buĉado en nematuraj kapoj, la junularo el larĝa tavolo jam infektaĉita de la nacisocialista militludado apenaŭ sentis fortimigon sekve de ili”.
La filmo “En okcidento nenio nova” certe ne postlasas impresojn, kiuj pravigas tiun kutime ĝustan opinion. Oni devas vidi ĝin! Ĝi staras sur la sama nivelo kiel verkoj en la “burĝa”
[BILDO p.1 | 30,47,66,72] Karikaturo: ratoj kun hakenkrucaj brakbendoj svarmas, triumfante, ĉirkaŭ kaj sur granda soldata boto.
La Hitler-aj ratoj svarmas, triumfante, sur la granda soldata boto (simbolo de l’ militfilmo “En Okcidento nenio nova”, kiun ili malpermesigis)
literaturo, kiuj profunde efikas sur la spiriton de donita epoko (ekz. ĉi-lande “La Ĝangalo” de Aptn Sinkler (Upton Sinclair) eldeviginta reformojn).
Se oni ne konus la universalan bonakcepton al la Remark-a libro k ne memorus, ke kapitalistoj riskas ĉion por la profito, oni demandus sin serioze, kial oni produktis filmon, kiu endanĝerigas elementojn necesajn por la daŭrigo de l’ kapitalisma sistemo.
La scencoj pri kureg-atakoj ne donas lokon al alia impreso ol tiu, ke milito estas infero, el kiu saviĝas eble nur pedikoj. Venkanto ne estas iu franco aŭ anglo, sed militmaterialo. La hommaterialo estas sensignifa. Homoj estas nur ĝenaj obstrukcoj fakte malpli ĝenaj ol pikildrato, — lastaj movfiguroj de la militmaŝino.
La sinsekvaj bildoj marteladas en ĉies cerbon, ke milito semas morton, elektas viktimojn sen konsidero pri heroa kuraĝo aŭ rataĉa malkuraĝo.
Ili instruas, ke defendado al la patrio estas belega frazo en la buŝo de la katedro- k biertablopolitikisto, sed por la soldato grimacaĉas post ĝi nur la falĉulomorto, sen konsidero pri nacieco. — Ĉu filmo povas esti pli kontraŭmilita?
Estas nenia sceno en ĝi, kiu entuziasmigus al volontuliĝo.
Kial do ĝi difektas la prestiĝon de la germana nacio, kiel asertas la registaraj cenzuristoj k ŝovinistoj en Germanio-Aŭstrio?
Al francaj k germanaj soldatoj nepridubeble estis komuna la malsekiĝo de la pantalondorso, kiam ili aŭdis la furiozadon de l’ bar-pafegado. . . . Inter atako, forkuro, reatako k aliflanka forkuro estas rimarkebla justa ekvilibro.
Eble Himelŝtos estas la ŝtono de l’ ĉagreno. Sed tiu tipo de kaporalo estis tiom unika zoologiaĵo, ke, kvankam esence simila al ĉiuj samranguloj alilandaj, ĝi tamen maltrafas la celon veki malamon; male, ĉar ĝi estas tiom malkredebla por civilulo, ĝi elvokas amuzon, kiel mi povis konstati en Brodŭe (Broadway)-teatro.
Alia tipo estas la superlerneja instruisto, supertipo de ŝovinisto. Li ludas rolon en ĉiu nacio k en Usono, sentante sian mision, preparas generacion por nova militiro. Ĉu ne estas bone ĝin kontraŭefiki? Estas la granda makulo de l’ civilizo, ke ĉiu-
— paĝo 2 —
138 — SENNACIULO
landaj instruistoj k per spirita gvidado komisiitaj personoj tiom ege subiĝas al evidente tre materiaj konsideroj. Ĉar ili ekzistas ĉiutempe k ĉiuloke, ankaŭ el tio ne estas konstruebla domaĝo al la reputacio germanpopola (Tamen oni eble povus ŝtopi naztukon en la buŝon de G. Haŭptman [Hauptmann], kiu estas malbona advokato por la filmo en la memoro de tiuj, kiuj ne forgesis lian famaĉan militinstigan poemon).
La usona gazetaro trovis ĝenerale nenion malgloran por Germanio en tiu filmo.
Lemle, la fabrikinto, diris: “Neniu povas konsideri ĝin atako al la germana popolo.” Male, oni povus admiri, ke homoj eltenadis tiajn terurojn.
Oni asertas ĉiuflanke, ke la filmo naskis fortan simpation al Germanio, k tiun aserton subtenas multaj rimarkigoj en la gazetaro. Laŭtiĝis k multiĝis pro ĝi vokoj ŝanĝi la packontrakton de Versajo (Versailles) k la kondiĉojn pri pago de l’ riparŝuldoj.
Sed la malpermeso ŝanĝis, kiel fulmotondro, la situacion. La tre favora impreso pri la germana popolo faris lokon al nekredeble malfavora.
V. R. Herst (Hearst), kiu regas super centoj da gazetoj, porgermana pledanto, en speciala artikolo esprimas sian ĉagrenon pri la malpermeso, akcentas la neceson de ŝanĝoj en la packontraktoj k konkludas riproĉtone: “Ĉiu agilo, kiu tendencas akceli la pacon, devus esti aprobata, instigata k protektata de saĝa, konscienca k antaŭvidema registaro”.
Sed pli ol estas legeble en gazetoj, valoras aliaj faktoroj. La malpermeso reagis favore al reapero de l’ kinaĵo sur Brodŭe k ceteraj Ĉefstratoj kun iliaj naivaj patriotoj en la usonaj urboj. Anoncistoj altiras la amasojn per la krioj: “Malpermesata en Germanio; la vero pri la milito”, k. s. Kiam mi eniris la kinejon, elvenis virino, kiu elvokis profundemocie: “Kaj tiu ĉi popolo volas ree militiri”. Plena konsterniĝo k nekredemo sonis el ŝia voĉo.
Estas mia persona opinio, ke en la pensoj de rigardintoj devas leviĝi profunda indigno kontraŭ tiun parton el la popolo, kiu instigis al la malpermeso k kontraŭ la alian parton, kiu toleras, ke ĝia registaro juĝas ĝin gardinda “kontraŭ atakoj al la germana honoro.”
Por iel mezuri la gradon de l’ domaĝo, ŝajnas ne troigo juĝi la malpermeson kiel havanta eble eĉ pli malutilajn sekvojn ol la torpedumo al la Luzitania. Alilandaj ŝovinistoj ne bezonas ekveki la dummilite breditan kredon, ke germanoj estas “hunoj”, barbaroj; tiun aferon ja prizorgas fakte la nacisocialistoj germanaj.
Malpermeso al verko elvokanta abomenon kontraŭ reciproka sistema murdado ne povas havi alian efikon ol veki suspekton al la koncernaj malpermesantoj pri murdavido, pri militemo.
Estas ĝuste tiaj aferoj, kiuj efikas nemezureble, nevideble k formas la elementojn de l’ ŝovinismo. Subite la torento elverŝiĝas k portas la homan socion, direktatan de profitinteresoj, al la rando de l’ komuna pereo. Sen sentimento eĉ plej potencaj kapitalinteresoj ne povas puŝi popolojn en militon.
La nacisocialistoj liveris al la “malamiklandoj” fortegan argumenton por nova militiro kontraŭ la “germanaj barbaroj”. La malpermeso de l’ registaro prirespondigas la tutan nacion, sidigante ĝin sur la akuzbenkon antaŭ la tribunalo de l’ mondopinio. La klasbatala proletaro ne povas malinteresiĝi pri tiu venko de faŝistoj sur kultura fronto, kvankam la ekonomia batalo en Germanio nuntempe staras en la unua vico.
INO-KOR (1307), Novjorko.
[REKLAMO p.2] Unu el la interesegaj popular-sciencaj broŝuroj eldonitaj de SAT-Kooperativo estas SEKSPSIKOLOGIO. Originale verkita de S. ZIEGLER. Serioza traktaĵo bazita sur la esploroj de la moderna psikoanalizo. 54 pĝ. Form. 11×14 cm. Prezo 0,60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27.
Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ
(1. daŭrigo. Vd. n-on 327.)
Dua periodo: Kreado de organizoj por starigi komplete pacon k trankvilon
a) por la kapitalistoj
Jam estas fermitaj ĉiuj revoluciaj kunvenejoj; sindikatoj k komunista partio estas malleĝigitaj; la presorganoj konfiskitaj same kiel ĉiu skribmaŝino aŭ io ajn, kio eble konigus al la pacema loĝantaro ion pri la “abomenega komunismo”.
“Iom post iom Hispanio transturniĝos en trankvilan k feliĉegan landon. La danĝeruloj jam estas malliberigitaj k punitaj, kiel ili meritas”, diradis Primo de Rivera en sia jurnalo. “Ili ne plu parolos nek propagandos siajn perfidajn ideojn. Nun Hispanio marŝos ĉe la kapo de l’ civilizo . . .”
La revolveruloj jam ne plu pafadis sur la stratoj. Kvankam ili estis ankoraŭ altpagataj, ili ne plu teruris la urbanojn. Tiel la diktatoro k liaj samcelanoj ofte diradis, ke la anarkio jam finiĝis, ke paco k trankvilo estas realaĵoj.
Kiel en Italio, ankaŭ en Hispanio oni kreis organizon por zorgi pri la bonordo (“El Lomaten”)¹. Krome oni fondis politikan partion nomatan “Patria unuiĝo”, simila al la faŝista partio italia. Al ĝi devis aniĝi ĉiuj ŝtataj oficistoj, dungataj ĉe urbdomoj k aliaj, kiuj okupas oficialajn postenojn.
b) por la laboristoj
En siaj paroladoj Primo de Rivera kelkfoje diris, ke li estas vera socialisto. “Miaj agoj tion substrekas,” li skribis, “pro tio mi ne nur plibonigos la vivon de l’ kapitalistaro, sed ankaŭ la laboristoj estos atente prizorgataj.” Tiel la diktatora ministro de l’ laboro, s-o Aŭno, “elpensis” organizon, por ke la laboristoj ne plu striku.
Li dekrete kreis la t. n. “Komités paritarios”, organizon konsistantan el komisionoj po industrio aŭ metio, ankaŭ po kompanioj, se ĉi tiuj havis grandan nombron da laboristoj en siaj laborejoj, — kiel ekzemple la tramvoja kompanio. Tiuj komisionoj, en kiuj samnombre estas reprezentitaj mastroj k laboristoj, devus diskuti k solvi ĉiujn laborproblemojn (pri salajroj, labortempo k. a.). Sed se foje la afero aperus nesolvebla pro la samnombreco de l’ kontraŭuloj, tiam la prezidanto de l’ komisiono, apartenanta nek al mastroj nek al laboristoj, sed dungita de la laborministro, decidus per sia justa voĉdono . . .
La “Komités paritarios” estis kreitaj en novembro 1926. Sendube nia “laborista” labor-ministro multege laboris k maldormis por “elpensi” tiun neplibonigeblan organizon kopiitan laŭ simila italia institucio. Tamen la ministra elpensaĵo estis ĝoje akceptata k propagandata. La socialistoj konsilis en sia agitado al la laboristaro akcepti tiun efikan organizon.
Poste estis preskaŭ kvar mil socialistoj dungitaj en la komitat-oficejoj. Kiam funkciis tiuj Komitatoj, la strikoj estis konsiderataj kiel neleĝaj. Tiel la laboristaro perdis sian plej efikan defendilon. La komunistoj ĉiam protestis kontraŭ la starigo de tiu institucio.
¹ Pri tiu civil-gvardio legu en n-o 327 (unua parto de l’ artik.). — Red.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 139
c) por la studentoj
La studentaro, tiu aro da “nekonsiliĝemaj” junuloj, ankaŭ estis prizorgata. “Pro la profesoroj, pro la nemoralaj dekatedraj paroladoj, la studentaro tiel furiozas . . .” diris la nun mortinta diktatoro. Ekzilado de l’ plej bonaj profesoroj, plej taŭgaj instruistoj, pro ilia nereligia pensmaniero, estis neprokrastebla afero. Ili estas anstataŭataj de monaĥoj ie k alie aŭ de konservativaj profesoroj.
d) por la tuta hispania loĝantaro
Por plene “moraligi” la loĝantaron, la diktatoroj decidis plibonigi ankaŭ la leĝaran kodon k aperis nova “punleĝara kodo de 1928”. Ĝi enhavas interalie la frazon: “Socia danĝerulo” estas tiu, kiu agos kontraŭ la monarĥio, k ankaŭ ĉiu liberpensulo.” La kodo tute ne punas la drinkulojn, kiuj en Hispanio ofte bategas siajn edzinon k geinfanojn. Ĝi tute ne punas la burĝidojn, kiuj ofte en Hispanio malvirgigas nesciantajn hejmservistinojn, jetante ilin poste en la prostituon. Tamen ĝi tre severe punas la revoluciajn agadojn; ĝi rajtigas la policon enkarcerigi revoluciulojn, eĉ se ili estas malsanaj. Ĝi rajtigas la policon peti informojn ĉe la mastroj pri la ideoj de iliaj salajratoj; ĝi rajtigas konfiski k punegi jurnalojn, kiuj propagandas la proletan revolucion.
La pravigo de la frazo de Marks
Unu fojon pli praviĝas la frazo de Marks: “La emancipo de l’ proletaro nepre estas faro de ĝi mem.”
La diktatoreco estis ĝenerale bone akceptata. Eble ne malmultaj hispanoj bonkore kredis la multnombrajn fiskribaĵojn, kiujn la diktatoro publikigis promesante feliĉon k bonstaton al la tuta popolo. Tamen ankaŭ nedifinebla nombro da klaskonsciuloj tre bone komprenis tuj la celojn de Primo de Rivera k liaj kunlaborantoj. Sed ili nenion povis fari por kontraŭstari la diktatorecon. Ĉi tiu stariĝis plenpotence, kun la certigo transformi Hispanion en la plej feliĉan k plej trankvilan el ĉiuj landoj.
Neniam antaŭe Primo de Rivera estis konata en la lando kiel politikulo. Kiam en 1923 li elpaŝis kiel diktatoroĉefo, la granda plimulto el la loĝantaro eble pensis, ke Primo estas nova Moseo, kiu liberigos la malfeliĉajn hispanojn el la ungegoj de alia nova Faraono. Kontraŭe aliaj, kiuj konsciis, ke Primo estas ĉiama militisto k burĝdevena, tute malfidis al liaj promesoj; tia drinkulo-militisto ja ne liberigus la proletojn — tiujn, kies emancipo povas esti nur la verko de iliaj propraj manoj . . .
(Daŭrigota.)
(15 430)
PRI LA GERMANA FAŜISTARO
Ĉar mi nur povas raporti laŭ mia scio, do ne tute objektive, mi petas alian K-don eventuale kompletigi mian raporton por doni konkretan bildon al SAT-anoj alilandaj. (8381)
1. En la parlamentoj
La parlamentanoj de la “N.S.D.A.P.” (Nacisocialista laborista partio germania) faras la samon, kion faras ia parlamentanoj de aliaj partioj: nome enspezi monon. En gravaj okazoj ili elpaŝigas la plej bonajn oratorojn (same kiel la aliaj partioj). Se alvenas proponoj profitaj al laboristoj, tiam ili voĉdonas por (kiam ili estas certaj, ke estas plimulto por malakceptigi ilin). Se alvenas propono, kiu malutilas al laboristoj, tiam ili voĉdonas kontraŭ (sed ankaŭ nur, se estas certa plimulto da aliaj parlamentanoj, kiuj akceptigas la proponon). Do ankaŭ en tio ili agas kiel parlamentanoj de aliaj partioj. Se alvenas propono tro ruza, tro malutila por laboristoj, tiel ke neniu alia parlamentano volas voĉdoni por ĝi, tiam ili akceptas ĝin aŭ forlasas dum la daŭro de l’ voĉdonado la parlamentejon. Samon oftege faras aliaj parlamentanoj.
2. Gazetaro faŝista
Ĝi havas la taskon planti naciemon en la cerbojn de la legantaro. Kiam okazis batado inter iuj personoj k unu el tiuj personoj havas membrokarton de la Nacisocialista partio k aliaj havas membrokarton de klasbatala partio, tiam oni raportas pri tio kiel pri grandega batalo inter du armeoj.
La fakto, ke laŭ sia konduto ili pli malamas internaciistojn ol eksterlandanojn, devigas min kredi, ke ankaŭ ili nur havas la taskon erarigi la laboristaron. Tre malkaŝe la faŝista gazetaro esprimas la ĉefan celon, t. e. enkonduko de “ĝenerala labordevigservo”. Por komprenigi la strangan fakton, ke multaj laboristoj aniĝis al tiu partio, estas necese scii, ke la germanaj laboristoj ne bone regas la germanan lingvon. Ĝi estas tiom malfacile ellernebla, ke mi mem, malgraŭ tio ke mi estas germano laŭ naskiĝo k vizitis nur germanajn lernejojn, ne perfekte povas uzi ĝin. La faŝista gazetaro same kiel aliaj misuzas tiun fakton. Tiel povas okazi, ke gazeto aperigas trifoje la saman artikolon k neniu protestas kontraŭ tia misuzo de gazetpapero. Same kiel ĉe aliaj gazetoj oni konstatis ankaŭ ĉe faŝistaj malharmonion inter la anonca k la ĝenerala parto.
3. “S.A.” (Faŝistaj ataktaĉmentoj)
La “S. A.” ne estas grand-anara. En nia urbo apartenas al ĝi nur kelkdeko da personoj. Por komprenigi la malgravon de tiu nombro, mi notas, ke nia urbo havas 40 mil loĝantojn. Tasko de la “S. A.” estas gardi salonegojn, en kiuj kunvenas la popolo por aŭskulti, kion paroladas tiu aŭ alia oratoro faŝista. (Enirprezo: 0,30 mk. g.). De tempo al tempo la “S. A.” manifestacias en filmteatroj kontraŭ tiu aŭ alia filmo. (Negocistoj notu tiun novan rimedon propagandi por filmoj.)
Je la 31. decembro 1930 kelkaj faŝistoj (18 personoj) intencis interrompi prezenton de konata filmo (Drefus). Sed la teatra posedanto donis vangofrapon al unu el ili; poste venis policistoj k la tuta “S. A.” forkuris. La filmo nun estas prezentata pli ofte . . .
SAT-ano 8384
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Porsocialisma varbado per filmoj
Jam ekzistas filmoj, ne enhavantaj kapitalismajn fitendencojn, skizantaj historiajn okazintaĵojn aŭ sociajn problemojn laŭ proleta vidpunkto, sekve uzeblaj por nia klasbatala propagando. Precipe mi pensas pri la sovetiaj filmoj, veraj artaĵoj, vekintaj sensacion en la tuta mondo, aprobitaj eĉ de la sincera burĝa gazetaro. Dum la lastaj parlament-elektoj en Aŭstrio la socialdemokrata partio multfoje prezentigis la revolucian filmon “Kirasŝipo Potemkin” sur publikaj placoj de Vieno k tiel influis la preterirantojn. Certe tiaj filmoj kapablas plenumi klerig-laboron k forpelus fine la stultigaĵojn de l’ kapitalisma filmproduktado. Bedaŭrinde la lab. partioj ofte ne sufiĉe atentas tiun gravan propagandilon. En Aŭstrio, kie la soc. dem. partio mem posedas kelkajn kinoteatrojn, ne estas montrataj ĉiuj novaj rusaj filmoj. La bonegan filmon “Turksib” oni prezentis nur, kiam ĝi jam estis videbla en burĝaj kinejoj. La kialo? La soc. dem. partio ludonis siajn kinejojn al privatpersonoj, kiuj tute ignoras kulturajn celojn k ludigas sensencaĵojn, se tiuj
Atentigo!
Por prepari novan, plivastigitan eldonon de “PETRO”, la uzantoj de tiu ĉi kursa lernolibro bonvolu sendi senprokraste siajn rimarkigojn k sugestojn al: K-do Reto Roseti, 111, High Str., Dunfermline, Skotl., Britio.
— paĝo 4 —
140 — SENNACIULO
garantias al ili pli grandan profiton. Dume la soc. dem. gazetoj plendas, ke en Germanio estis prezentitaj lastjare 20 novaj sovetfilmoj, en Aŭstrio apenaŭ 3, sed oni prisilentas, ke la partio ja povus montri ilin, se ĝi ne estus ludoninta la proprajn kinoteatrojn.
F. S. (16 362), Vieno.
La terkulturista senlaboreco en Hispanio
Laŭ freŝdata statistiko, estas 140 mil senlaboruloj en la provincoj de Grenado, Jaen, Kadiks, Kordobo, Seviljo k Huelva. Precipe en la provinco Jaen la senlaboreco estas tre sentebla (45 mil personoj), same en Grenado (50 mil.). Ĉar la oficiala statistiko ne enregistras la faktajn nombrojn, oni povas kalkuli, ke en tuta Hispanio nuntempe ekzistas 250 mil senlaboraj terkulturaj laboristoj. Grupo da senlaboruloj manifestaciis je 13. januaro antaŭ la urbdomo en Madrid, postulante laboron; ili retiriĝis antaŭ la polico.
P.
Por protesti kontraŭ la malpermeso de l’ Remark-filmo,
socialistoj el Badenaj urboj (Sudgermanio) aranĝis karavanon al Strasburgo (Francio), kiu lokiĝas apud la germana landlimo, nur dividita per la Rejno, k ĉeestis en tiu urbo prezentadon de tiu en Germanio sub reakciula premo malpermesita kontraŭmilita filmo, aklamante speciale la plej karakterizajn porpacajn scenojn.
La vojaĝo de l’ germana kanceliero Brüning al Silezio
havis kiel celon fortigi la germannacian senton kontraŭ la najbara Polio. En ĉiuj industriaj urboj de Silezio, en Bojten, Glajvic, Breslaŭ, Ratibor k. a. Brüning estis akceptata de miloj da laboristoj, kiuj kriis “For la malsatregistaro!” k unufoje lia aŭtomobilo eĉ estis atakata per ŝtonbombardo. La kanceliero, korpremita pro tiuj manifestacioj proletaraj, minacas nun per diktatoraj rimedoj garantii la burĝan ordon en la de grava ekonomi-krizo turmentegata lando.
R. S.
Admirinda kuraĝo de manifestacianto (Japanio)
Juna laboristo supreniris al la supro de 45 metrojn alta kamentubo de Kaŭasaki Fabriko ĉe Fuji-Ŝpinkompanio, je 16. novembro 1930, kiam laboristoj de l’ fabriko komencis strikon. Li rifuzis veni malsupren antaŭ ol la striko finiĝos kontentige por la laboristoj. Post 56-hora restado, dum kiu li, kun fulgigita vizaĝo, kuraĝigis la agitantajn laboristojn svingante ruĝan standardon k nur malmulte dormetis, la strikantoj, maltrankvilaj pri lia sorto, kun permeso de la polico, suprenirigis membron de l’ Jokohama Godo-Laborista Unuiĝo, Kenji Sato, kiu suprenportis kelkajn manĝaĵojn al la viro sur la supro de la kamentubo.
Laŭ “Juna Azio” (jan. 1931).
LA KOLEKTIVIGO EN U.S.S.R. LAŬ FEDOR GLADKOV
La fama soveta verkisto Fedor Gladkov publikigis en la “Izvestia” (Sciigoj) informon pri la vivo en Sovetio de la “kolĥozoj” (kolektivaj bienoj, principe kulturataj de kamparan-asocioj). Tiuj artikoloj havas tonon de vero, kiun ni malkutimis pri la sovetaj temoj. Ili intense lumigas la kolektivigon de la terkulturo, tiun ĉi duan revolucion, pri kiu ni malmulte scias. Tial ni decidis ilin traduki.
La Alĝera esperantista grupo.
En la “stanico” (vilaĝeto) Pavlovskaja estas publikigata gazeto “La Kolektivano”. Ĝi aperas ĉiujn kvin tagojn. Post nelonge, en Tiĥorock, sammaniera eldonaĵo naskiĝos. Tiuj regionaj bultenoj en la Kuban-regiono estas presitaj k redaktitaj en multaj lokoj de regionaj rimarkinduloj. Tio estas jam klerigo, kiun nun nepre
Vojaĝimpresoj de K-do Perer¹
(Fino. Vd. n-ojn 324, 325, 326, 327, 328, 329.)
Miloj da kilometroj — mi veturas jen tra pinarbarego, en kiu svarmas somere la pik-kuloj, jen atingas senliman herbejon kun libere paŝtiĝanta brutaro. Vilaĝoj tre distancas unu de l’ alia. Ĉie tamen oni renkontas homojn, kiuj bredas, laboras, ĉasas. Post Krasnojarsk mi retrovas montregionon kun alternado de arbaroj k kulturata grundo.
Tiam mi atingas la Bajkallagon. Oni kredus retrovi la Nigran maron. Ĉirkaŭita je ĉiuj flankoj de altaj montoj, kiuj gardas eternan neĝon, la lago prezentas neforgeseblan spektaklon. La verdo de l’ montmalsupraj partoj kontrastas mirinde kun la belbrilega blanko de l’ pintoj. Kaj ĉe la radikoj la “maro” (tiel nomas ĝin la loĝantoj) plaŭdetas kviete kun sia verda, kristala, malvarma, travidebla akvo.
Poste mi trovas altplatan, montozan regionon; tiam sablozajn stepojn kun nudaj, timigaj montoj, kie ĉiam blovas sekiga malvarmo aŭ somere varmega vento. Ni estas en Burjatio, mineralriĉa regiono. Flavrasaj popoloj vivas tie, burjatoj k mongoloj, kies ĉefa okupo estas brutbredado. Ili estas ĝis nun duonsovaĝaj, gastemaj, malpuraj, malkleraj, k loĝas en tendoj de rondkonusa formo (“jurtoj”), kies vandoj estas el bestfelo. Jurto ne havas kamentubon nek liton; ili hejtas per ligno, se ili havas, aŭ per bestgrasaĵo. La nutraĵo estas primitiva: ĉefe viando k malmulte da farunaĵo; trinkaĵo estas acidigita ĉevalina lakto k teo. Ankaŭ brandon ili multe trinkas. Ili estas denaturaj rajdistoj; oni kredus, ke ili naskiĝis sur ĉevaloj. Pro religio, ili ne purigas sin nek siajn vestojn. Ili estas budhanoj aŭ idolanoj. Kiam ili estas lacaj pro preĝado al iu dio, kiu ne plenumas iliajn dezirojn, ili tute simple batas la distatueton. Sorĉisto, kuracisto k pastro plenumas ĉe ili la samajn oficojn. Ili ne estas intermilitemaj.
Por fini miajn impresojn pri Sovetio, mi diru, ke la esperanta movado spite ĉiuj malhelpoj prosperas ĉie. Tamen ofte mi sentis ĉu malkaŝan, ĉu kaŝan kontraŭstaron kontraŭ esperanto de lokaj neesp-istaj organizoj. Ofte eĉ oni malhelpas aŭ bojkotas la propagandistojn, aŭ primokas ilin. En kelkaj lokoj, kie ili scipovis sin trudi, la esperantistoj jam instruas en iuj popollernejoj. Mi ankaŭ konstatis, ke en Sovetio tre malmultaj laboristoj aŭ kamparanoj estas esperantistoj. Tio estas komprenebla pro la iama senalfabeteco de l’ popolamaso. Nun la lokaj organizoj provas forigi tiun malbonstaton. Per oftaj radiodisaŭdigoj ili atingas ĉiutage pli k pli grandan nombron da varbotoj.
Pri Manĉurio
Manĉurio impresis al mi kiel tipo de duonkolonia lando. La popolo estas malklera, malpura, apatia, komercema. Ekzistas rasa malamo inter ĉinoj k blankuloj, precipe kontraŭ rusoj. La Manĉuria popolo vivas tre mizere. La domoj estas ĉu el tero, ĉu el briko. Lito konsistas plej ofte el tapiŝoj fabrikitaj el maiza trunka ŝelo. Oni manĝas komplikitajn manĝaĵojn. La pano estas farita el nefermentita malmulte salita bakaĵo. Oni trinkas teon. La ĉefa trajto de ĉino estas portado de aĵoj sur nuko. Densa estas la loĝantaro. La tuta okupebla grundo estas prilaborita. Plej ofte la prilaboro okazas per ligna plugilo aŭ manfosiloj. Ili estas lertaj ĝardenistoj. Vojoj ankaŭ tie forestas. Ĉie vi vidas vicojn da portistoj, kiuj portas la ŝarĝon alkroĉita sur bastono, kiu lasta estas metita sur ŝultron.
La laboristoj en urbo laboras pli
¹ France: Peraire.
— paĝo 5 —
SENNACIULO 141
bezonas la sovetaj terkulturistoj. Tio estas senduba k karakteriza signo de la grado de socia k politika evoluo, atingata de la loĝantaro, kiu montras, kiel plifortigataj estas la novaj elementoj, en la vilaĝa taga vivo subite elŝprucantaj. La gazeto observas inteligente, atente k precize ĉiujn malsimplajn k kontraŭdirajn progresojn de vivrearanĝo. Ĝi batalas obstine por sistemo de kolektiva laboro, por pli rapida ritmo, por bolŝevika edukado de la popolamasoj. Regulaj regionaj konferencoj de laboristaj k kamparanaj korespondantoj pri la nunaj bataltaskoj, organizado de avangardaj brigadoj, pli da aktiveco pri la socialista konkura fervoro, diskonigo de la malfortaj punktoj k de front-traboroj en la diversaj laborsektoroj, vipbato al la mallaboremo, kreado de instigtaĉmentoj; tio ĉio estas revolucia novaĵo, k mirindaj naskiĝoj de la socialista socio. La gazeto estas interese redaktita; ĝi estas tute dediĉata al la nunaj laboroj; al la urĝaj aferoj, al la kondukindaj agitadoj. Ĝi denuncas la malfortajn punktojn; ĝi starigas la por ĉiu k ĉiuj gravajn demandojn, ĝi estas konciza k facile komprenebla. Tie oni trovas raporton pri problemoj de ĝenerala politiko, pri la taskoj de la regiona ekonomio aŭ ofte pri la nunaj, lokaj taskoj: oni trovas precipe tiujn lastajn. La gazeto estas viva politika k strategia organizanto: estas propagandanto, kiu plenumas la plej malfacilajn funkciojn.
Sed necesus vidi, sur kia papero aperas tiu eldonaĵo, papero, kiu memorigis al mi la epokon de la civila milito. Estas folio-ĉifonoj, diverskolora kunigo de forĵetinda pakpapero. Okazas, ke oni eĉ ne trovas tiujn forĵetaĵojn, de la kolektejoj rikoltatajn. Tiu aflikta paperkrizo reagas precipe sur la preskvanton: ĝi estas ridinde malmulta, dum la gazetmendo estas grandega. Necesas, ke la regionaj k centraj institucioj atente ekzamenu tiun situacion. Ekzistas motivo por forpreni la multvaloran paperon, uzatan de multaj malutilaj aŭ troampleksaj revuoj k ĝin direkti al la regionoj de plena kolektivigo. La atingota utila efiko estus multege pli granda. Ni helpus tiel batali kun pli da sukceso por realigi la kvinjaran planon ĉe la bazo, por plifortigi la kolĥoz-sektoron, por penetrigi la bolŝevikajn labormetodojn en la larĝajn amasojn de terkulturistoj.
Malgraŭ eksterordinaraj malfacilaĵoj, la gazetoj daŭras, laboras k ne pripensas ŝpari siajn fortojn. Ŝajnas, ke, se mankus eĉ tute papero k presliteroj, la gazetoj estus skribataj sur la palisaroj, sur la fenestrokovriloj, sur la pordoj, aŭ simple, la leteroj k la notoj de la laborist-kamparanaj korespondantoj estus najlataj k en la publikaj ejoj afiŝataj.
Jen, ĝis kia grado la regionaj gazetoj necesiĝis. Oni miras vidante ilian ĉefan karakteron: oni ne trovas fanfaronemon; ili ne iluzias pri sia propra valoro. Ili enhavas pli da prizorgemo pri la sorto de sia regiono, pli da malkontento ol da kontento.
En la “stanicoj” de la Tiĥorocka regiono, la loĝantoj de la kolĥozoj plendas k indignas, ĉar ili ne havas gazeton.
Estas same kvazaŭ ni estus mutaj, diras ili. Ni vivas en nia malgranda spaco, k ni ne scias tion, kiu fariĝas en alia loko. Nu, Tiĥorock nomiĝas urbo. Sen gazeto estas, kvazaŭ al ni duone mankus gvidado. Estas vere, ke ni havas, ekzemple, telefonajn interrilatojn, sed, telefone ne multe estas eble interparoli.
Malgraŭ abundo da manuskriptoj
ricevitaj en la redaktejo ni ankoraŭ ne povas pensi pri pligrandigo de “S-ulo” tiom longe, kiom ne estos reatingita nombro da 4000 abonantoj.
VARBADU SENĈESE, K-DOJ, KIAM K KIE AJN VI POVAS, por kompensi la provizoran perdon de l’ sovetia abonantaro.
ol 10 horojn tage. La salajro, kiun ili ricevas, estas tre malalta. Senalfabeteco estas grandega, kulturlaboro nula.
Komerci estas por ĉinoj la ĉefa idealo en Manĉurio. Multajn almozulojn mi vidis. Grandkvante mi rimarkis haŭtmalsanojn. La registaro estas malkaŝa militista diktaturo. Soldata kasto havas ĉiujn rajtojn. Ajna kunveno, ĉu ĉe ĉinoj aŭ blankuloj, estas severe malpermesita. Ili ne estas tiel gastemaj kiel aliaj popoloj orientaj, kompreneble pro tio ke ekzistas instinkta k edukita malamo kontraŭ eksterlandano. Lernejoj k preĝejoj estas treege malmultnombraj, precipe en la kamparo.
La armeon formas volontuloj. Mi rimarkis tre maljunajn k ankaŭ tro junajn soldatojn. La disciplino estas malrigora, militinstruo ankaŭ malkompleta. Ridindaj estas iliaj kostumoj kun griza koloro, grandaj ĉapoj, sandaloj sur la piedoj.
Rusoj k angloj estas tie la ĉefaj koloniistoj. Ekzistas sovetaj k enmigrintaj blankaj rusoj. Multaj el ĉi lastaj servas kiel ĉinaj policistoj. Ĉiuj ĉi enmigrintoj, eksoficiroj caraj, eksbienposedantoj aŭ eksĝendarmoj, atendas kun korespero la taŭgan momenton por reiri Rusion. Ili sincere kredas, ke la rusa revolucio baldaŭ mortos. Ekzistas en Manĉurio banditaj bandoj nomataj Ĥunĥuzoj, formitaj el forkurintaj rusaj eks-soldatoj k ĉinoj. Ili teroras la tutan orientan parton. Persone mi ne vidis ilin. En Manĉurio revoluciema ĵurnalo estas malpermesita.
Pri turismo. Apud soveta okcidenta landlimo oni trovas dezertan sablan parton, kie abundas multe da ĉasaĵoj. En la sablaj montoj aŭ ebenaĵoj kreskas malgrasa herbo, kie paŝtiĝas brutaregoj. Limas tiun dezerton belaj montoj. Poste venas granda ebenaĵo, kie la tuta grundo estas prilaborita. La ĉinaj farmbienoj konsistas el izolitaj farmdomoj. Konstruitaj el tero ili aspektas kiel kvadrata malalta fortikaĵo. La urbaj stratoj estas plenigitaj je fantaziaj reklamŝildoj. La orienta parto de Manĉurio ĝis Japana Maro (Pacifika Oceano) prezentas belegajn verdajn montojn. Ankaŭ tie ĉinaj kamparanoj okupis kiel eble plej grandan parton da grundo. Apud riveroj aŭ marĉoj, la grundo estas transformita en rizkulturejon. Homoj laboras en akvo ĝis genuoj; febro k kuloj furiozas. Ju pli oni alproksimiĝas la maron, des pli la lando estas bela. En tiu sezono belaj floroj kreskas ĉie. Arbaraj montoj intermitas kun surmontaj kulturitaj kampoj. La klimato estas somere tre pluvema.
Esperantistoj troviĝas en ĉiuj grandaj urboj. Estas ĉu rusoj, ĉu japanoj. La amaso estas tro malklera ankoraŭ por interesiĝi pri esperanto. Cetere estas severe malpermesite malfermi kursojn. Mi mem kelkfoje estis suspektita pro la verda stelo. Mi rimarkis inklinon por naciliberiga movado. Sed mi opinias, ke unuflanke la popolo estas tro malklera, aliflanke la potenculoj tro malcertaj pri si mem, malkuraĝaj antaŭ danĝero k tro arogaj antaŭ subuloj, por sukcesi ion ŝanĝi.
*
Parto de mia vojaĝo estas plenumita. Mi volus ĉi tie trovi la trafajn vortojn por dankegi la esperantistaron, kiu en ĉiuj landoj, en ĉiuj lokoj zorgis por mildigi la malfacilaĵojn de mia vojaĝo.
Mia vojaĝplano estas nun, post Japanio, — Aŭstralio, Ameriko, Nord-Afriko, Sud-Eŭropo, antaŭ la reveno. Mi tute ne dubas, ke same kiel pasinte, min akceptos varme ĉiuj esperantistoj. Por k per esperanto mi daŭrigos, spite ĉio, mian vojaĝon.
Verkita en Vladivostoko la 6-an de julio 1930.
Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!
— paĝo 6 —
142 SENNACIULO
En tiuj malproksimaj lokoj, la gazetoj anstataŭas la maloftajn venojn de gastoj el la regiona direkcio, de okazaj vizitoj de la najbaroj aŭ de regionaj konferencoj en Tiĥorock.
Kelkfoje partiaj k sovetaj oficistoj alvenas ĝis tiuj lokoj k raportas pri la regiona situacio. Tiuokaze, oni organizas kunvenojn de la ĉeloj k de la sovetgvidantaro en la “stanico”. Tiuj kunvenoj daŭras longe, iufoje post noktomezo, k oni remetas la daŭrigon ĝis la morgaŭa mateno. Estas tiom da nesolvataj demandoj, tiom da urĝaj necesoj, kiujn oni ne povas ekzameni dum kelkaj horoj. Ĉiu rapidege ekparolas, ĉiu amasigas problemojn k postulojn; tial estas tute maleble sin tuj orienti. Tamen necesas solvi la demandojn, flankenigi la malfacilaĵojn; praktikaj rimedoj devas nepre esti trovataj; la eraroj k la difektoj necese devas korektiĝi.
Tiuj kunsidantoj havas specialan rimarkindan proprecon: ili kritikas sin mem senkompate. Ili ne kontentiĝas plendi pri sia senpovo aŭ pri la regiona estraro aŭ pri la partia direkcio; ili juĝas tre realisme, tre severe sian propran laboron; ili mokas senindulge siajn malsukcesojn; ili estas senĉesa dolora esplorado pri novaj labormetodoj, pri nova alternado por la kamparanoj, celante renovigi la terdistribuon k la sociajn interrilatojn.
(Daŭrigota.)
LA ANARKISTO
Elizeo Reklu (Reclus)
Laŭ la difino mem, la anarkisto estas la libera homo, kiu ne bezonas mastron. La ideoj, kiujn li konfesas, estas efektive liaj per la rezonado; lia volo, naskiĝinta el la kompreno pri aferoj, koncentriĝas al celo klare difinita; liaj agoj estas la senpera realiĝo de lia persona intenco: Flanke de ĉiuj, kiuj pie ripetas la parolojn de aliulo aŭ la tradiciajn redirojn, kiuj volonte submetiĝas al la kapricoj de potenca individuo aŭ, kio estas ankoraŭ pli grava, al la ŝanceliĝoj de la amaso, nur la anarkisto estas homo: sole li konscias pri sia valoro antaŭ ĉiuj tiuj molaĵoj, tiuj nefirmaj homoj, kiuj ne kuraĝas vivi sian propran vivon.
Sed tia anarkisto, kiu morale liberiĝis el la superregado de aliulo k kiu neniam kutimiĝas al iu ajn el la materiaj subpremoj, kiujn uzurpuloj pezigas sur lin, tia homo ne ankoraŭ estas sia mastro tiom longe, kiom li ne liberiĝis el siaj neprudentaj pasioj. Li devas koni sin mem, liberiĝi el sia propra kaprico, el siaj senbridaj impulsoj, el ĉiuj siaj heredaĵoj de prahistoria animalo, ne por mortigi siajn instinktojn, sed por harmonie agordi ilin kun la tuto de sia konduto. Liberiĝinte el la aliaj homoj, li same devas liberiĝi el si mem.
Se la anarkisto sukcesas koni sin mem, per tio li konos sian medion, la homojn k la aferojn. La observado k la eksperimento estos montrintaj al li, ke per ili mem ĉiu lia firma kompreno pri la vivo, ĉiu lia fiera volo restos senpovaj, se li ne kunigas ilin al aliaj komprenoj, al aliaj voloj. Estante sola, li estus facile dispremata, sed, fariĝinta forto, li opigas sin kun aliaj fortoj, konsistigantaj perfektan unuiĝon, ĉar ĉiuj estas ligitaj per samopinieco, per simpatio k bonvolo. En ĉi tiu nova socia korpo, ĉiuj kamaradoj estas egaluloj, montrantaj reciprokan respekton k samajn signojn el solidaro. Ili estas denun fratoj k mil ribeloj de izoluloj transformiĝas en kolektivan depostulon, kiu pli-malpli frue starigos la novan socion, la Harmonion.
LA NUNA EKONOMIA KRIZO EN GERMANIO K LA SINDIKATOJ
La artikolo de K-do Zehrer en n-o 326 de “S-ulo” ne povas resti nerespondata. Permesu do al mi kelkajn liniojn pri la temo:
K-do Z. malkontente konstatas, ke la sindikatoj dum 1929 elspezis por senlaboruloj k malsanuloj 87 milionojn k por laborbataloj (strikoj) nur 13,5 milionojn. En tiu ĉi momento mi ne povas kontroli tiujn nombrojn, sed mi supozu, ke ili estas korektaj. Ni ne malatentu, ke la ekonomia situacio ne ebligis multe da strikoj. Striko estas prudenta, se la cirkonstancoj donas ian ŝancon al ĝi. Estus frenezo striki nur pro la striko. Kaj la ŝancoj ĉiam estas diktataj de la konjunkturo¹. Kaj la konjunkturo depost jaroj en Germanio estas tiom malbona, ke strikoj nur malofte estas eblaj, t. e. donas ŝancon de venko. En tia situacio la taktiko de “ekonomia demokratio” ne estas forĵetinda: al ĝi apartenas ankaŭ la sistemo de arbitraciaj tribunaloj por laborbataloj. En tre multaj kazoj, en la plej multaj eĉ, nur per la decidoj de tiuj tribunaloj la laboristaro povis atingi iajn plibonigojn de tarifoj. Certe ili ankaŭ ofte decidis malfavore al la laboristaro. Nu, ankaŭ strikoj ne ĉiam estas gajnataj…
¹ Cirkonstancaro. — Red.
K-do Z. speciale memorigas pri la striko de metallaboristoj en Berlin; do ĝuste pri ĝi mi ankaŭ parolu. Jam ĉe komenco de tiu striko mi estis konvinkata — verŝajne ankaŭ la sindikatestroj — ke la ŝanco je venko estas nula! Oni decidis strikon — pro prestiĝo. Inter metallaboristoj estas multe da neorganizitoj. Multaj estas senlaboraj — ĝenerale metallaboristo en Berlin, kiu fariĝas senlabora, povas kalkuli kun senlaboreco de 1—2 jaroj. En tiun situacion trafas la postulo de la entreprenistoj malaltigi la salajrojn. Ilin helpis la duonfaŝista registaro Brüning. La sindikato proklamas la strikon k post du semajnoj interkonsentis strikfinon k postan traktadon pri la tarifo. Tio certe estis malbona interkonsento. Sed kial ĝi estis farata? Ĉar jam la fronto de strikantoj komencis disiĝi. Ĉar la neorganizitoj komencis kuri en la fabrikojn. Se la sindikato estus atendinta ankoraŭ du, tri tagojn, tiam ne unu neorganizito restus strikanta. Pruvo estas la fakto, ke la granda fabriko de Zimens (Siemens) ricevis la permeson, rekomenci la laboro kelkajn tagojn pli frue, sen antaŭa voĉdono pri strikfino. Tio ne okazis por plaĉi al Zimens, sed ĉar oni ne plu povis eviti la enkuron de la laboristoj. Nu, oni diras, jen la sindikato faris la eraron, ke ĝi ne donis subvencion al neorganizitoj, ke oni diris: “Kiu ĵetis ion en la grandan poton, tiu ricevos”. Ĝusta k justa diro. Estas aroga postulo, estante kontraŭulo al sindikato tamen ĉe striko atendi monon de ĝi. Tamen la subteno al neorganizitoj depost la tria striksemajno jam estis planata. La tuja (depost la unua striktago) subteno al neorganizitoj certe estus ebligInta strikon tri- aŭ kvar-semajnan, eble iomete pli bonan sukceson ĉe la intertraktoj. Sed ĝi estus havinta plej malbonan efikon al la forto de la sindikatoj, konsekvence pli malbonajn tarifojn estonte. Ĉar ĝi subfosus ĉian sindikatan moralon: Varbotoj dirus: Kial aniĝi? se oni strikas, tiam mi ja certe ricevos el la “granda poto”, en kiu la aliaj enmetis! Kaj anoj de sindikatoj kun ĉagreno forirus, ĉar ili ne povus toleri, ke iliaj groŝoj pene ŝparataj estu donataj al uloj, kiuj ne ekkonas, kien ili apartenas.
[REKLAMO p.6] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 143
La akra krizo certe radikaligas la germanan laboristaron. Sed ne malatentu, ke tiu radikaligo nur estas ŝajna. Senlaborulo tre facile estas ĉagrena pri ĉio ajn. Kiam li denove havas laboron, tiam ankaŭ lia opinio pri politiko k ekonomio fariĝas pli trankvila.
La sindikatoj ne povas pro la nuna krizo grandega ĉie propagandi strikojn, kiuj ne havas ŝanceton je sukceso. Ili devas zorge administri la havon de la laboristaro por esti batalpretaj, kiam batalo necesas k venko estas ebla. Estas tre facile, insulti la gvidantojn. Sed ni ne forgesu, ke ni mem elektis ilin, ke ili respegulas la volon de la anaro.
La laboristoj en la laborejoj tute ne estas radikalaj. Ili estas tre silentaj, timemaj. Ili scias, ke ĉiutage ilin minacas la sorto: iĝi senlaboraj. Kaj vidante la senlaborulojn inter siaj konatoj, ili timas la saman sorton. Kun tia laboristaro oni ne povas fari grandajn batalojn. La krizo detruas korpojn k spiritojn.
Por eviti malicaĵojn mi volas aldoni, ke mi ne estas sindikata gvidanto k ke mi sufiĉe povis “gustumi” senlaborecon: nuntempe mi estas senlabora, dum 1930 mi laboris nur ses monatojn.
Adolf Sproeck.
Samsencan skribaĵon ni ricevis de K-do F o r t o (12 971). Ĝin ni konigas nur resume, ĉar ĝi entenas multon jam diritan de K-do S p r o e c k. Li skribas: “Estas tendenca troigo, se la “liberaj” sindikatoj, la ĉefa movado por plibonigo de l’ laboristaj vivkondiĉoj en Germanio, estas montrataj kiel subvenci-asocioj. Certe, rilate al la socia leĝdonado ŝtata la sindikatoj ludis gravan rolon. “R.G.O.” (ruĝa sindikata opozicio) ĝis nun nenie sukcesis longdaŭre ligi al si la neorganizitojn. K-do Zehrer citis strikon tramistan en Kemnic (Chemnitz). Ĝi neniel rilatas al sindikataj aferoj. Kiel pretekston oni uzis redukton de l’ labortempo. Fakte temis pri politika striko, kiu estis necesa pro la intencitaj “malsatmarŝoj”.
TRA ESPERANTIO
KOMUNIKO DE LA DIREKCIO
Ni ricevis de la Kontrolkomitatano, K-do Jeanneret, Bruselo, deklaron, per kiu li eksiĝas el la Kontrol-Komitato. Sian eksiĝon li motivigas per longega, agiteca artikolo, en kiu li solidariĝas kun la opozicia frakcio, k alproprigas al si ties mensogan k kalumnian argumentadon, kiun niaj membroj jam plensufiĉe konas. Tial ni ne volas misuzi 4 paĝojn de nia gazeto por represi lian skribaĵon. Tiu eksiĝo estas cetere neniel miriga, ĉar K-do J. estas kompartiano; li simple ludis en la K. K. la rolon, kiun al li difinis la stabeto de la Komfrakcio.
Novaj estas nur asertoj rilataj al la sinteno de l’ K.-K., kiu laŭ li estas “direkcia ilo por skismigi SAT”! Li malaprobas ĉiujn eksigojn, asertas, “ke la kulpigitaj K-doj agis tute lojale k en la interesoj de la lab. esp. movado, sed ke kontraŭe la nuna direkcio k redakcio de ‘S-ulo’ daŭre rompis la statuton maldemokratece subigante ĉiujn alipensantojn, reviziante la klasbatalajn principojn de SAT”. (?!?!) Alia aserto estas, ke ni rifuzis liveri al la K. K. dokumentojn kontraŭ ni direktitajn (Ni liveris ĉiujn, kiujn ni havis!), ke ni aldonis 26 liniojn al la teksto de l’ K. K., aperinta en n-o 324 (dum ni ŝanĝis aŭ aldonis neniun vorton!), por konkludi, ke la K. K. estas tute dependa de la Direkcio. Malfeliĉe por li — la citoj, kiujn li faras el leterinterŝanĝo okazinta inter K. K. k la Direkcio, pruvas ĝuste la malon: ke la K. K. ofte malsamopiniis kun la Direkcio k sekve decidis tute memstare.
Estas evidente, ke lia eksiĝo estas nura politika elpaŝo — rezulto el lia disciplina submetiĝo al la ordonoj de parti-frakcio, kiu ĉiel subfosas nian agadon k celas revizii la principojn de nia organizo.
K-do Berjje, la sekretario de K. K., al kiu ni konigis la dokumentojn de Jeanneret, facile rebatas per respondartikolo ĉiujn dirojn de sia eks-kolego en K. K. Ni rezervas al ni publikigi lian respondon, se necese.
*
Ni ne dubas, ke la Brusela SAT-anaro, kiu elektis tiun ĉi K. K. (vd. n-on 311), en baldaŭa kunveno kompletigos la konsiston de l’ K. K., por ke ĝi povu regule daŭrigi siajn laborojn laŭstatute farendajn. Pri tio ni komunikos ĝustatempe.
EL NIAJ LETEROJ
“… Laboristo ekkonas pri esperanto … Li estas entuziasmigita, deziras konatiĝi ĉiujn amikojn, ĉiujn, kiuj povus interesiĝi pri ĝi, k miras pri la spertata indiferento rilate al tiu ĉi afero. Tre surprizas lin, ke ĉe la partio, al kiu li apartenas, la indiferento estas treege granda, kvankam ĝi povus tuj efektivigi la veran internaciecon. Nur iom post iom li ekkonas la kialon. Ankaŭ esperanto devas batali por venki la ‘internaciistojn’.
“Komence mi tute ne sciis, ke ekzistas laborista esp. movado. Movado, kiu klopodas penetri en la laboristajn organizojn. Mi eksciis pri SAT, ĝiaj celo k taskoj tiel bone esprimitaj en la libreto La Laborista Esperantismo. Mi post-aĉetis ĉiujn antaŭ mia aliĝo aperintajn jarkolektojn de ‘S-ulo’ k ‘Sennacieca Revuo’ — k volas resti por ĉiam ano k kunbatalanto de nia movado. Mi estas socialdemokrato, sed ne fanatikulo. Mi komprenas, ke ne la partia taktiko estas la esenco de la socialisma movado, sed la firma volo pereigi la kapitalisman sociordon per la fortigo de l’ laboristaj organizoj — kiuj plej bone fortiĝos per kleriga, eduka k kultura laboro.
Mi treege simpatias al Sovetio, al ĝia estinta revoluci-batalo. Ne, ne, — ‘S-ulo’ ne reformiĝis, sed ĝi plie simpatiigis la socialdemokratojn por Sovetio. SAT ne estas komunista, nek socialista, sed ĝi amikigis socialdemokratajn laboristojn kun sovetianoj. Per sia superpartieco ĝi semis la ĝermojn por la estonta Unuigo de la tutmonda proletaro. Mi tute ne komprenas la sovetiajn esperantist-gvidantojn. Ĉu tute mankas al ili psikologio?” (10 504.)
*
“Antaŭ mi kuŝas ĵus ricevita letero de mia korespondanto el Rusio, K-do 15 …, kiu petis min antaŭ kvaronjaro, ke mi abonu por li ‘S-ulo’n. Kvankam mi estas senlabora k devis kunserĉi la necesan monon por plenumi lian peton, li sciigis, ke li nur ricevis la n-ojn ĝis 314, t. e. du ekzemplerojn el la lasta kvaronjara abono. Pri la kialo K-do 15 … sciigas. Mi kopias laŭvorte la ricevitan tekston: Opozicio de SAT deklaris, ke ‘S-ulo’ fariĝis privata tribuno de K-do Lanti k aliaj liaj proksimaj amikoj, k tial ĉiuj klasbatalemaj geesperantistoj devas bojkoti ‘S-ulo’n kiel malutilan ne proletan ideologion, kiu estas enkondukata de Lanti en SAT-anaro. Mi pensas pri tio, ke mi ne
[REKLAMO p.7] Aperis ĉe SAT-KOOPERATIVO la belega fantazia romano de A. Bogdanov RUĜA STELO kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. Formato 12×18 cm. 168 paĝoj. Prezo: 1.60 mk. g. — Tre leginda libro. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio
— paĝo 8 —
144 SENNACIULO
ricevis ‘S-ulo’n simple tiel, ke Centra Komitato de SEU ne tralasas ĝin al mi k al aliaj K-doj vivantaj en Rusio.”
“Sennaciece K-do Leber Raimund (13 912), … Wiener Neustadt.”
Voĉoj el Sovetio
Unu el multaj
“K. K.! 10. XI. 30.
“Aperis ‘Internaciisto’. Verŝajne vi jam ĝin havas k estas bone informita pri ĉio. En ‘Deklaro’, kiel vi vidas, ne troviĝas eĉ unu vorto pri la mono. Rimark- s inda fakto. Nu, kion do fari? Ĉu plori, ĉu malbeni la sorton? Ne, tute ne! Kun malpacienco ni atendas vian respondon u al la paŝoj de l’ ‘opozicio’. Atentu: la bultenaĉo de CK de SEU ne aperas, ‘Internacia Lingvo’ ankaŭ ne. . . . sed monon b por ‘I-isto’ oni posedas. Ili pretas akcepti abonon ktp. Ĉu do estas eble ĝin transsendi Germanion? Kial do ne estas p eble pagi la monon al SAT?
Ne necesas miri, se en iu sekvonta n-o de ‘I-isto’ aperas novaj subskriboj r sub ‘Deklaro’. Oni ne povas paroli en nuna situacio pri sincero, vera konvinko ktp. Ne estas ebla transsalti sian e kapon. Monon por la ‘Plena Vortaro’ mi repostulis de CK de SEU (ĝis nun tamen ne ricevis!) Ne miru, se iu rifuzos ricev- m adi plue ‘S-ulo’n. Entute miru pri nenio, kio okazos… Estas nur individuaj K-doj, kiuj ne dormas, la granda o amaso el niaj SAT-anoj — estas ŝafoj… Komprenu nin. Sovetiaj SAT-anoj ne iras kun D(rezen). Bonsukceson. Via …†††”
ĈE LA NEŬTRALULOJ
En Japanio okazis dum 1930 kursoj, plejparte mallongtempaj, sume en 30 urboj, 58 fojojn kun proksimume 1000 kursanoj; propagand-kunvenoj, plejparte kun paroladoj k ekspozicioj sume en 10 urboj, 43 fojojn, kun proks. 10 mil aŭskultantoj. (Ĉi tiuj aranĝoj estis faritaj nur de l’ Esp. Propaganda Asocio en Kameoka, sekve rilatas nur malgrandan parton de la tuta propagando). Tiuj nombroj multobliĝas, se oni alkalkulas la laborojn faritajn de la Japana Esp.-Instituto, de Kiboŝa k. a. lokaj grupoj. En 1930 japanaj esp-istoj kreskis sume je almenaŭ 20 mil novaj adeptoj.
Protektanto al la universala kongreso de l’ neŭtraluloj okazonta ĉijare en Krakovo estas … marŝalo Pilsudski! O. Bujwid, kiu redaktas la “neŭtralan” gazeton “Pola Esperantisto”, laŭdas en artikolo la agadon por paco k ordo de Pilsudski k riproĉas la polajn civitanojn, kiuj kontraŭstaras lian politikon. — Vivu neŭtraleco!
En Liono (Lyon) la Esperantista Amikaro (adr. 7, rue de la Tunisie, Lyon) eldonigis kajer-kovrilon por lernantoj, sur kiu la kutima multobliga tabelo estas anstataŭita per la tuta esperanta gramatiko.
En Parizo fondiĝis societo, nomata “Esperanto k Komerco” (sekretariejo: 23, rue Notre-Dame-des-Victoires, Paris 2-e), kiu celas doni informojn rilatajn al komerco, vendo aŭ aĉeto en Francio k. s.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Okamoto-Rikiĉi, Evangelio de Pura Amo. Evangelio de Belismo, Volumo IV. Belisma-Koopera Kulturejo. Tomioka-mura, Ŝuntoo-gun, Ŝizuoka-ken, Japanio. 36 pĝ. Form. 12×19. Prezo: 0,25 jeno.
En tiu ĉi 4. libreto (la 3. ni ne ricevis!) la aŭtoro, filozofanta ateisto, polemikas kontraŭ amo de l’ kristanismo k aliaj religisistemoj, asertas, ke la solan puran amon donas religio pri Belo (“belismo”), ĉar ĝi estas tuthomara, universa. La aŭtoro aludas prezentas malpreciżajn ideojn pri batalo kontraŭ kapitalismo k milito k por ideala socio sen ekspluatado. La tuto suferas pro troo da hipotezoj prezentitaj sub fraz-abundo ne ĉiam servanta al idea klaro. Preseraroj troas. La neologismo “mutuala” (pĝ. 15) ŝajnas nenecesa (= reciproka).
N. B.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
The Bournemouth Times & Dir., 2. 1., Vojaĝimpresoj (Perer); El Socialista, Las Palmas, 4. 12., Ateista mov. en Barnaŭl.
Priesper. artik. k notojn enhavis:
L’Effort, Lyon, 20. 12., 27. 12., 3. 1.; Sächs. Arb.-Zeitg., Leipzig, 27. 12.; Volksblatt, Bochum, 1. 12., 2. 12., 4. 12., 6. 12., 9. 12., 12. 12., 15. 12., 16. 12., 17. 12., 22. 12., 23. 12., 24. 12., 27. 12., 30. 12., 31. 12.; Signalen, Stokh., 1. 1.; Neue Zeitg., München, 1. 12., 4. 12., 8. 12., 11. 12., 18. 12. (grupsciigoj); El Socialista, Las Palmas, 13. 11., 18. 12.; The New York Times, 27. 4., 20. 5., 23. 8. 30; Daily Worker, Novj., 12. 6. 30; Daily Herald, London, 11. 9. 30; Militanta Ateisto, Kiev, 13. 12. (ankaŭ alvokoj en esp-o); The Labour Woman, London, jan. (rubr.).
NIA POŜTO
8270. — Ne necesas postliveri la malnovajn gazetojn kun priesp. notoj.
Laborulo. — Ni ricevis la fotobildon, sed ne aperigos en “S-ulo”.
Red.
NEKROLOGO
La 5-an de jan. mortis sekve de trafikakcidento nia K-do
J. H. Warrink
SAT-ano 1939 [?], en aĝo de preskaŭ 66 jaroj.
Nia grupo perdas per li unu el siaj plej bonaj membroj, kies fervoro k laboremo povas esti ekzemplo por multaj malpli aĝaj K-doj. Li lernis esp-on, kiam li estis jam 50-jara k aliĝinte al nia grupo k al SAT, li estis ĉiam preta labori k oferi por nia movado tiom, kiom li povis.
Ni ne forgesos lin.
Lab. Esp. Grupo, Enschede (Nederl.).
KORESPONDADO
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Fanĉi Inemanová, Rokyeanova 16, Plzen, XI, kel, L, PI. Ĉiam resp.
ESTONIO
— 40 estonoj dez. koresp. Adr.: Junsocialista Esp.-Grupo, pk. 367, Tallinn.
FINLANDO
K-do Sulho Lehto, Postitoimisto, Turku, interŝ. jubileajn PM kontraŭ bonaj eksterlandaj.
FRANCIO
K-do Guillemeau, 8 rue Albouy, Paris 10, pri ĉ. temoj kun Sovetio k Germanio.
GERMANIO
K-do Karl Roth, Friedhofstr. 5, Mannheim-Neckarau, kun Japanio, Ĉinio, L, PI, pri ĉ. temoj.
K-do Franz Kropf, Breite Str. 34, Ronsdorf-Wuppertal, kel, pri ĉ. temoj, PK, PI, bfl.
— “Mühlheima Naturamika Grupo Laborista” koresp. kel, L, PK, PI, ankaŭ flugpoŝte, pri ĉ. temoj. Adr.: V. W. Appelhans, Liebknechtstr. 1, Mühlheim/Main.
K-do A. Friedrich (25 j. fraŭlo, pentristo), Buscheller, Poŝto Ebersdorf b. Koburg (Bavario), pri div. temoj ankaŭ kun K-dinoj, mi estas komencanto. Nepre resp.
HISPANIO
K-do Enrique Nieto Echevarria, str. San Francisco 10—12, Caditz, L, PI, kun Ruslando, nur kun fraŭlinoj.
HUNGARIO
K-do Rudolf Hrach, Erzsébet-str. 74, Pesterzsébet, kel, pri ĉ. temoj, preferinde kun tramistoj.
K-do Francisko Dobos, Dob-str. 82/14, Budapest VII, kel, pri ĉ. temoj, PI.
— 10 kursanoj koresp. kel, pri ĉ. temoj. Adr.: Josefo Stern, Szondystr. 42/c, I, 16, Budapest, VI.
NEDERLANDO
K-dino Trompettes (fraŭlino), Prezident Brandtstr. 11, Amsterdam.
SOVETIO
K-do Mikaelo Voronov, Petrovskaja, 3, Nikolajev, kel, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
SVEDIO
K-do Th. Johnzon, Gyttorp, kel, pri ĉ. temoj.
USONO
Letervespero! — La loĝio “Stadt” (I.O.G.T.) aranĝos letervesperon la 22. februaro 1931. Gek-doj k abstinenculoj bv. skribi al: Anton Andersen, 830, 56 St. Brooklyn, N. Y.
Ateistoj — Liberpensuloj Tutmondaj
Ruhr-regiona komuno de prol. liberpensuloj (Gemeinschaft prol. Freidenker) serĉas kontakton kun samtendencaj organizoj ĉiulandaj. Ĉion oni sendu al adr.: Fritz Schäfer, Dornröschenweg, 21, Dortmund-Eving (Germanio).
ENHAVO
paĝo
La malpermeso al “En la Okcidento nenio nova” — akuzo kontraŭ la germana naciismo . . . . . 137—38 Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ . . . . . 138—39 Pri la germana faŝistaro . . . . . 139 La klasbatalo tra la mondo . . . . . 139—40 La kolektivigo en U.S.S.R. laŭ Fedor Gladkov . . . . . 140—42 Vojaĝimpresoj de K-do Perer . . . . . 140—41 La anarkisto . . . . . 142 La nuna ekonomia krizo en Germanio k la sindikatoj . . . . . 142—43 Tra Esperantio . . . . . 143—44 Korespondado . . . . . 144
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 331, 5-a de februaro 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
- Feb. 1931
[BILDO p.1 | 29,3,69,13] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.
7-a JARO, N-o 331 — LEIPZIG, 5. / 2. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
LA SOCIPOLITIKA STATO EN HISPANIO / Madridano
La situacio en Hispanio estas enigmo por multaj, kiuj ne komprenas, kial malaperas tuj eblo pri revolucio, kiam ĝi ŝajnas tre proksima. Tia kurioza fenomeno estas vere ŝajnaĵo, ĉar certe la revolucio estas ĉiutage pli proksima, k ĝi efektiviĝos plene, profunde, ne kiel deziras la burĝaj respublikanoj nialandaj… Se tiuj ĉi ne timus la proletan revolucion, ili jam estus iniciatintaj la sian.
Por ke la SAT-anoj tutmondaj havu iom da rekta materialo, per kiu juĝi la hispanan demandon, mi faros studon pri la diversaj fortoj, kiuj, pozitive aŭ negative, partoprenas la agitadon k okazaĵojn nunajn, kun la objektivo, kiun permesos al mi la pasiaj antaŭrevoluciaj momentoj, kiujn ni travivas.
Monarkio k monarkistoj
La hispana monarkio venis en situacion, en kiu nur per pli malpli kaŝa teroro ĝi povas sin teni. Ĝi ne detenas sin fari kruelaĵojn k krimojn; ĝi ne ŝparas sangon por montri sian vivavidon k forton. Sed fakte la klopodoj de la monarkistaro pruvas, ke ĝi estas malmultnombra k malforta, k tio incitas la malamikojn de la reĝimo ataki ĝin pli sentime kun ĉiu tago. La nura forto de la monarkio kuŝas en la konservativemo de la supera klaso, en la ĝisnuna indiferento de la popolo kaŭze de ĝia senkultureco, en la grandaj interesoj naskiĝintaj kun ĝia helpo k apogo, en la alta militistaro k eklezio, kiuj kredas, prave ĉi lasta, ke ilia superpovo estas kondiĉita de monarkia reĝimo.
Parto de la burĝaro subtenas ankaŭ la monarkion, komprenante, ke estas tro malfrue por starigi en Hispanio burĝan respublikon, k ke revolucio celanta al ĝi ne haltus en la dezirata limo. Sed ili estas malplimulto, k ili ne sukcesus elteni la reĝimon, se artifikaĵoj k malleĝaĵoj ne estus uzataj por tio.
Multon ŝuldas la monarkio al generalo Berenger, same kiel ĉi tiu fiulo ŝuldas sian karieron al la reĝo. Li defendas la monarkion kiel sian propran vivon, ĉar fakte li havas motivojn por suspekti, ke la morto de la reĝimo signifus lian propran morton. Efektive, kiam nia armeo en Afriko frakasiĝis pro la malsperto de Berenger, la komisiono, kiu esploris la kulpojn pri tiu katastrofo, en kiu pereis 14 000 hispanoj, trovis kiel ĉefajn respondulojn la reĝon k generalon Berenger: ne estas strange do, ke unu helpas la alian. Unu el la celoj de la diktaturo de Primo de Rivera estis eviti la pluan esploradon de tiu komisiono, firmigante tiel la kronon sur la kapo de la reĝo k savante la vivon de Berenger, ĉar li estis intimulo de ambaŭ.
La reĝo k Berenger komprenas, ke Hispanio ne plu povas esti regata perforte, k ili alcelas la t. n. “normalan staton”, tio estas la ŝajna leĝeco. Sed estas tro malfrue, ĉar la popolo konsideras, ke al ĝi konvenas nur la “normala stato”, kiun ĝi al si mem donos, k kiu estas tute malsama de tiu imagata de la du kulpuloj. Tia estas la kaŭzo de strikoj k ribeloj oftaj, kiuj aliparte estas kruele sufokataj de la registaro.
Tamen la monarkio malfortiĝas pli k pli, videble; ĝi estas ofte malserena k senorienta; ĝi antaŭvidas la proksiman momenton de sia falo.
La respublikanoj
Konate estas, ke dum la monarkio estas la reĝimo propra al feŭdismo, la respubliko propras al kapitalismo. Tamen, en Hispanio estis tiel malrapide evoluinta la kapitalista klaso, ke antaŭ ĝia plenkresko la laboristaro atingis ioman disvolviĝon. En tiu situacio, la kapitalistoj ne farinte sian revolucion, ne atinginte sian superregadon, devis kunligiĝi kun la feŭda klaso — religio, militistaro — k kun ĝia reĝimo — monarkio — por kontraŭstari la forton ĉiam kreskantan de la proletaro.
Sed nun estas klara fakto, ke la monarkio falas per si mem, k ke la burĝaro endanĝeriĝas ankaŭ esti kuntrenata de la monarkio en ĝia falo. Por eviti tion, la klaskonsciaj burĝoj rapidas fari revolucion por starigi respublikon, antaŭ ol la proletoj faros sian propran. La burĝoj komprenas klare la riskon, kiun ili havas ŝanĝante la reĝimon, sed ili riskas pli multe ankoraŭ apud la monarkio. Ili nur devas zorgi bone pri la popolo k ne armi ĝin.
Sed oni povas miskompreni, kiam mi parolas pri la respublikanoj, kredante, ke estas unu sola forta respublikana partio. Ne, K-doj, estas 14 tiaj partioj, k nur antaŭ malmulte da tempo ili sukcesis starigi interpartian ligon. Sed tiu ligo ne estas, laŭŝajne, tre harmonia, pro la diverso da tendencoj. Ĝi ekzistos ĝis la alveno al povo de la respubliko, k kiam tiu celo estos atingita, ĝi nuliĝos aŭtomate, naskante eble interbatalojn tre konvenajn al la proletaro.
La proletaro
Ne estas en Hispanio leĝe permesata la komunista partio, k tial ĝi ne akiris la sufiĉan forton por orienti la emancip-sopiron de la hispana proletaro, unu el la plej sklavigitaj, al likvido de la maljusta nuna ordo. Komunismo estas kruele persekutata k tamen ĝi enradikiĝas pli k pli. Sed dume la laboristaro estas regata de socialistoj k sindikatistoj, k nur nerekte, per
— paĝo 2 —
146 — SENNACIULO
La kapitalista “raciigo” en Germanio
La latina vorto “ratio” signifas racion. Laŭ tio raciigita fabrikado devus esti fabrikado racia, signifus devon pripensi antaŭe, kiel plej racie oni povas aranĝi la produktadon. Kaj raciigi fabrikon devus esti: pli racie gvidi ĝin ol ĝis nun. Per aliaj vortoj — atingi kiel eble plej grandan produktadon per plej malmultaj laborfortoj.
Se oni aŭskultas la parolojn de l’ kapitalistoj, oni konstatas, ke ĝuste tion ili celas. Sed…, se ni rigardas iliajn agojn k rezultojn, tiam oni ekkonas, ke ili volas ion tute alian. Ne ĝenas ilin multo da laborforto, sed multo da salajr-elpago. Malpliigo de l’ laborforto signifas por ili maldungi laboristojn, signifas reteni en la fabriko treege malmultajn gelaboristojn, ekspluatante ĉi tiujn lastajn per pli k pli granda laboro. Por tiu pliigita laborado ili plej ofte ne ricevas ekvivalenton de salajra plialtigo, male salajran redukton. Pro la danĝero fariĝi senlaboraj, ili ofte ne kuraĝas protesti kontraŭ tiu senhonta ekspluatado. Tamen, eĉ se la kapitalisto konsentas ioman salajr-plialtigon, li profitas egajn sumojn. Nur tial la raciigo fariĝis la kaŭzo de la nuna senlaboreco. Al la raciigo sub kapitalisma reĝimo ni devas doni la kulpon, ke milionparoj da diligentaj manoj devas resti senmovaj k ne povas perlabori la tiom necesan panon.
La krizo ne kaŭzis tiun staton, ĝi nur pliakrigis ĝin. Kaj tiu sennombra armeo da senlaboruloj ree estas la kaŭzo, ke la kapitalistoj nun ĉie denove malpliigas la salajrojn. Se la kapitalistaj gazetoj pretekstas, ke manko da laboreblo, manko da aĉetpovo kondukis al senlaboreco, tiam ni diras: certe, la produktado malkreskis en la lastaj 12 monatoj, sed tio nur estas la sekvo de la antaŭa evoluo. Jen kelkaj faktoj, ĉiuj el la tempo antaŭ la krizo, t. e. antaŭ la jaro 1929.
La germana aŭtomobilindustrio okupis en jaro 1925 ĉ. 85 mil gelaboristojn. En la tre bona konjunktura (ekonomi-cirkonstancara) jaro 1927 nur 73 mil. Do dum nur du jaroj maldungiĝis 12 mil gelaboristoj. La restintoj devis fabrikadi preskaŭ la duoblon de la antaŭaj jaroj! Po 100 laboristoj estis en 1925 146 faritaj aŭtoj,
[BILDO p.2 | 39,27,65,47] Karikaturo: dika kapitalisto parolas al grupo de magraj laboristoj en fabriko.
“… Kaj je la loko de la parto el via salajro, kiun ni forprenas de vi, vi havos ekde hodiaŭ la honoron partopreni en la ekonomia restariĝo de Germanio!”
en 1927 estis po samnombro 282 veturiloj. Do, duobla produktado, malgraŭ maldungoj. En la lignaj-industrio estis same. Tiel raportas la Jarlibro de l’ Lignajista sindikato: “Cigarkesta fabriko malpliigis la nombron da laboristoj de 323 al 106. La produktado pliiĝis de 85 mil al 110 mil kestoj po semajno. Segejo en Bavario el 575 maldungis 430 laboristojn. La ceteraj 145 laboras posemajne nun 110 kubmetrojn da segita lignaĵo, dum antaŭe nur 80 kbm. Krajonfabriko eĉ maldungis 604 laboristojn el 1084. Per nur 480 laboristoj oni pliigis la produktokvanton de 1275 grocoj (groco = 144 pecoj) al 10 200. En tiu kazo estiĝis eĉ malpliigo de laborfortoj je 55%, sed produktokvanta pliiĝo je 700% sen salajra plialtigo.
Multajn ekzemplojn oni povus mencii. En ĉiu branĉo, ĉu metala, teksa, ĥemia, ĉu papera industrio, ĉie la sama bildo. En rejnlanda ŝpinfabriko, laboristino laboras nun anstataŭ sur unu, sur du maŝinoj; rekompence oni laborakiras nun dum 48-hora laborsemajno 2.50—3.00 mk. g. malpli!
Se ni diras, ke en tiu aŭ alia industrio ekz. 1000 laboristoj fariĝis superfluaj, tiam efektive pli da laboristoj maldungiĝis. Ĉar oni povos ja dungi anstataŭ 100 laboristoj plenaĝaj, 100 virinojn aŭ junulojn, do malkaran varon.
Pri la kapitalistaj profitoj atestu ankoraŭ jena fakto: La kudromaŝina fabriko Hajd & Noj (Haid & Neu) en Karlsruhe maldungis dum nur unu jaro la duonon de sia laboristaro. En 1926 restis el 1391 personoj nur 685 en la fabriko. Tiu ĉi entrepreno memlaŭde fanfaronas, ke ĝi plialtigis la laboristajn salajrojn por la plia laboro. Laŭ la direktoro de tiu fabriko la proksimuma salajro kreskis de 50 je 70 fenigoj po horo (1 mk. g. = 100 fenigoj). Tiel pagis la firmo en
1925 al 1391 lab-istoj hore 50 fg. = 695.50 mk. 1926 „ 685 „ „ 70 „ = 460.60 „
Ĝi gajnis do hore 234.90 mk., dum okhora tago 2040 mk., dum 300-taga laborjaro ĉirkaŭe 564 000 mk., ŝparataĵn [?] je la salajroj en nur unu sola fabriko: la produktado restis la sama kiel antaŭe.
Tiel perdis, laŭ Regna Statistika Oficejo, de 1925—1929 ĉ. 2 milionoj da homoj la laboreblon. Intertempe la nombro kreskegis al ĉ. 5 milionoj. Do ni ekkonu, kiel la raciigo en kapitalistaj landoj malutilas al la laboristaro. Ni rapidigu unuiĝante la renverson, por ke la raciigo fariĝu utila al la tuta proleta klaso. R. Rössler (11 297).
opozicio en la sindikatoj, influas ĝin la komunistoj. Malgraŭ tio, la solaj ribelmovoj en Hispanio de la laboristoj estas iniciatitaj de la neleĝa komunista partio, ĉar la aliaj, kiuj havas pagatajn gvidantojn k eĉ proprajn konstruojn, estas tre ligitaj al siaj havaĵoj. Tial timas tiom multe iliaj gvidantoj perdi sian salajratan postenon, ke ili etburĝiĝas.
En tia situacio la hispana laboristaro nur povas helpi la revoluciemajn burĝojn, ĉar nur tia estas la deziro de ĝiaj gvidantoj. La komunismo havas plej grandan simpation ĉi tie en sindikataj, studentaj k intelektulaj rondoj k eĉ en la kamparo. Nur la timo al persekutoj ne lasas ilin aliĝi ĝin. Kiam tiu timo malaperos, nur tiam, la hispana laboristaro komencos sian revolucian agadon.
ENKETO PRI SOVETIO
J. BURGER
Mel. germ.: “Die Gedanken sind frei …”
Pri land’ Soveti’ tre multon ni aŭdas: Kun vera pasi’ kelkiuj ĝin laŭdas; aliaj malfidas, malbonon nur vidas. Nu, kie la ver’ en ĉi tiu afer’?
Enketis do mi ĉe kelkaj personoj el nia soci’ kun certaj spertkonoj. Respondis riĉulo: “Pereu per bruto [?] — ĉar estas por ni sen profit’ — Soveti’!”
De graf’ la respond’ k de generalo: “Land’ sola en mond’ kun em’ al egalo por ĉiu persono; — sen rango, sen krono; — do estas por ni nur danĝer’ Soveti’!”
De pastro la dir’: “La rusa popolo nun vivas — ho mir’ — sen ‘Dia’ konsolo; ne pagas la ŝtato por pastro, abato; — do estas por ni nur infer’ Soveti’!”
Progresa prolet’ sed skribis la frazon: “Sistem’ de sovet’ ja donis la bazon por vivi libere; ni vokas fiere: Vivadu por ni mondpatri’ Soveti’!”
[REKLAMO p.2] Arta eldono, bele ilustrita, originalo de SAT-ano estas ILI de LÉON BERGIERS ilustroj de LUCIEN GILLES. La libro entenas sur 80 p. (form. 17×21 cm.) en la formo de mallongaj fragmentaj rakontoj ideojn, sentojn pri revolucio, proleta batalo k emancipado. Prezo: 1,80 mk. g. ADMINISTRACIO DE SAT, LEIPZIG O 27.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 147
LIBERIO — EKZEMPLO PRI HIPOKRITO
Sekvis la publikigon ĉe la Ligo de Nacioj de la raporto de l’ Enketa Komisiono pri sklaveco en Liberio, militiro rimarkinde unuanima de la brita kapitalista gazetaro. Elstare estis donitaj detaloj pri devig-laboro, eksporto de dokumente-kontrakta laboro, turmentego al sklavoj ktp.
Ne estas pridubebla la precizemo de tiu ĉi raporto de la Komisiono. Ĝi priskribas la malbonon, sed ĝi ne proponas informiĝon pri ĝiaj kaŭzoj. Tamen, ĝi konsilas serion da rimedoj, kiuj, oni opinias, finos tian fisistemon. Jen estas la esenco de tiuj ĉi konsiloj, ke oni proponas la intervenon ĉe la Liberia Registaro de iu ekstera influo.
Kial brita kapitalismo tiel klopodis por anonci tiel publike sian deziron interveni ĉe la Liberia Registaro? Ĉu la motivo estas “humanaj konsideroj”? Se estas tiel, ĉu la brita kapitalismo ne finus unue la devig-laboron, kiu laŭ konfeso ekzistas en ĝia kolonio Kenjo, k efektive en preskaŭ ĉiuj britaj afrikaj teritorioj?
Ne, ni devas serĉi la kaŭzon por tiu agitado en la ekonomia medio. Liberio estas riĉa fonto de kaŭĉuko. Ankaŭ okaze ĝi estas nominale “sendependa” negra respubliko. Reale ĝi estas, laŭ usona verkisto Ladŭel Deni (Ludwell Denny): “Usona protektlando sub la diktatoreco de nemultaj indiĝenaj marionetoj”.
Usona financ-kapitalo, luktante por fontoj de kaŭĉuko, venkis siajn konkurantojn britajn k francajn en tiu ĉi regiono. Per la Fajrstona (Firestone) Financa Korporacio de Usono, ĝi akiris, post la milito, 400 mil hektarojn da Liberia tero por kreskigi kaŭĉukon. 12 mil hektarojn el tiuj ekspluatis brita kompanio antaŭ la milito.
Estis donataj “profitegoj” al Liberio sekve de ĉi tiu enfluo de usona kapitalo, sed ne senkoste. La Fajrstona Korporacio insistis, ke la Liberia registaro akceptu pruntaĵon je 5 milionoj da dolaroj, provizitan de mistera anaro nomita “La Financa Korporacio de Usono”, kun kiu, oni anoncis tion zorgeme, la “Fajrstona” havas nenian ajn kunligon.
Per tiaj metodoj estis starigata la superego de l’ usona financ-kapitalo. Brita konkurado definitive estis forbarita.
Dume oni komencis militiron de “malkaŝado” pri devig-laboro. La usona registaro malkonfirmis neante ĉiujn raportojn pri tia stato. La Fajrstona Korporacio anoncis, ke temas nur pri alilanda propagando kontraŭ usonaj interesoj.
Sed oni daŭrigis la militiron, k, en aŭgusto 1929, la Usona Ŝtata Fako devis ordoni al la Liberia registaro anonci esploron per Komisiono. Ĉi tiu kunmetiĝis el unu reprezentanto de la Ligo de Nacioj, unu liberiano k unu usonano. Tial efektive Usono estris la Komisionon.
Tamen Usono ne povis malebligi publikigon de la faktoj, k por konservi la ŝajnon de pravo, kuniĝi kun la alilandaj potencoj por mallaŭdi la firegistaron, pri kiu ĝi mem efektive estas respondeca. Ja, ĝi devas partopreni en la debato pri interveno. Kaj nun la brita financa kapitalo postulos intervenon, aŭ per mandato de la Ligo de Nacioj aŭ per ia egalvalora metodo. La brita financ-kapitalo gajnis je la kosto de sia usona konkuranto, k la tuta militiro estas nur manovro en la akra luktado inter ĉi tiuj malamikoj, pro la redivido de Afriko por kapitalista ekspluatado.
Tradukis el “Ĉiutaga Laboristo” (Daily Worker), London, 16 792.
Usono koloniigas Eŭropon
En 1914 Eŭropo estis la ĉefa produktejo sur nia terglobo. La aliaj kontinentoj dependis de ĝi k formis nur grandegan kolonion de l’ eŭropa industrio. Ĉiu lando, ĉiu nacio, ĉiu popolo kunhelpis pliriĉigi Eŭropon k tiel pligrandigi ĝian ekonomian potencon, kiu ŝajnis certigita por ĉiuj tempoj.
Kaj hodiaŭ — Eŭropo fariĝis dependaĵo de Usono, ĝi ne plu superregas la mondon; male — ĝi fariĝis kolonio en la plej kruela senco de tiu vorto, ŝuldopremata, ekspluatata, regata de Usono, kiu senindulge uzas siajn en la milito novakiritajn rajtojn. Evidente, la kolonia stato de l’ malnova kontinento ŝanĝiĝas laŭ la diversaj landoj. Iliaj historio k ekonomia strukturo, la spiritostato de l’ ekonomi-gvidantoj k de l’ loĝantaro en la unuopaj landoj kreas grandajn diferencojn. Sed ilia sorto estas komuna en tiu senco, ke ili dependas de Usono k estas jam ĉiuj “koloniigitaj”.
ZIGZAGAJ NOTOJ EL USONO
“Pacpreparoj”
Laŭ Tempoj (Times) admiralo Mofet (Moffet) ŝajne inklinas al la opinio, ke atak- k bombaeroplanoj fariĝos la plej decidaj batariloj, ĉar li diras: “Tiu nacio venkos (en la proksima milito),
[BILDO p.3 | 37,32,62,55] Karikaturo: Onklo Sam kun stelita ĉapelo staras sur ora bovido, kiun sufokas granda serpento.
La ora bovido, usona prospero, sufokita de la serpento de l’ krizo
kiu havos la plej grandan nombron da ŝipoj, kiuj povas funkciigi aviadilojn, k la plej grandan nombron da aviadiloj, kiuj povas transportiĝi sur la maro.”
Li deklaras, ke se ne la tuta tunkvanto estos en la havenoj ĝis 1936, permesata al Usono por tiu ĉi ŝiptipo, nova malarmad-konferenco kaptos la ŝancon por limigi la konstruadon. La konkludo estas: konstruu aviadilportulojn (ŝipoj portantaj diversspecajn aviadilojn).
La tero estas globa
Se ankoraŭ ekzistus duboj pri la globeco de la tero, oni devus nun montri al ĉiuj Tomas’oj la bildojn, kiujn sukcesis fari aviadisto laboranta esplore por la Istmen (Eastman)-Kodak-laboratorioj. Li fotografis de sur granda alto la ŝajne tute ebenajn pampojn¹, kiuj etendiĝas trans 500 kilometrojn da tera surfaco. La ricevita fotografaĵo fakte k tute klare montras la kurbiĝon de la tero. La bildo estas nerefuteble konvinka pruvo, kiun la scienco donacis al la laikaro komence de 1931.
Signo pri la ekonomia nivel-malaltiĝo
El Nov-Jorka subregiono, Ŭestĉestr (Westchester), kiu distingiĝas per loĝantoj pli malpli riĉaj, oni raportas, ke la posedantoj de 35 000 aŭtomobiloj porplezuraj ne renovigis siajn vetur-rajtigilojn, kio indikas, laŭ la koncerna ĉefoficisto, ke simple mankas la mono al tiu ĉi parto el la aŭtomobilularo.
La tria partio, proponita jam ofte, k ree de prof. Djui (Dewey), kiel opozicio al la du grandaj, ankoraŭ ne realiĝos post rifuzo de senatano Noris (Norris) akcepti gvidon super la “liberalaj milionoj” en Usono. Prof. Djui en nova ĵurnal-artikolo amare kritikas la t. n. ribelulojn en la kapitalistaj partioj k pentras ilin kiel postentenulojn, kiuj kapitaligas sian ŝajnan ribelemon, gajninte per ĝi apogon de la nekritikemaj popolamasoj. INO-KOR 1307.
¹ Sudamerika tutplataĵo.
— paĝo 4 —
148 — SENNACIULO
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
La influo de l’ faŝismo en Germanio
Kiel fungoj post somera pluvo kreskas ĉi tie grupoj de eksmilitantoj, “Ŝtalkaskanoj” k. a. Kompreneble la kapitalistoj favoras tiajn “kreskaĵojn”. La anoj de tiaj asocioj sentas sin kvazaŭ ĉiopovaj. Kiu estas membro ĉe unu el tiuj naciistaj organizoj, tiu ne bezonas timi maldungiĝon. Mi foje en la minejo iom laŭte inter K-doj elparolis tiun penson uzante ne tre flatajn vortojn. Ano de naciista unuiĝo, kiu subaŭskultis mian diron, denuncis min k alian tagon la ĉefo avertis min k eĉ minacis per maldungo. Okazis dua interdisputo, dum kiu la denuncinto en kolero perfidis sin mem k promesis duan fojon denunci min al la ĉefo. Nur pro minacoj de miaj amikoj li ĝis nun ne kuraĝis plenumi sian intencon. Ĉu komento necesas? 13 397.
Laboristoj manifestacias en Italio
Antaŭ nelonge la havenlaboristoj en Venezio faris amasan manifestacion al la havena direkcio por protesti kontraŭ la fakton, ke ili depost pluraj tagoj ne ricevis siajn salajrojn jam tre reduktitajn same kiel la laborhoroj. Por disigi la laboristojn la estraro venigis centojn da soldatoj k milicanoj.
La kotonfabrikaj laboristoj en Pordenone (Venezio) protestis publike kontraŭ la salajr-malaltigo. En Taranto (Sudo) okazis gravaj interpuŝiĝoj inter manifestaciantoj k polico; en Avelino (Kampanjo) proksimume 200 kamparanoj trakuris la stratojn de l’ urbo k postulis antaŭ la polic-prefektejo malplialtigon de l’ impostoj. En Napolo estas fermitaj la fabrikoj de l’ itala Citroen (aŭtofabriko) k la forĝejoj k ŝtalejoj de Tore Anunciata, ankaŭ la silkfabrikoj de S. Giovani en Teduccio (apud Napolo) k same la konserv-nutraĵaj entreprenoj en Cirio. La impostpaguloj ne plu kapablas pagi. Eĉ la oficistoj de l’ Centra Poŝtoficejo en Napolo devis manifestacii por ricevi siajn salajrojn. Laŭ “Italia”.
Unueca instru-libro por italaj lernejoj
La registaro eldonis unuecan ŝtatan instrulibron por ĉiu klaso de l’ tuta lernejaro en Italio. Ankaŭ privatlernejoj devas uzi ĝin; alia libro ne estas tolerata. La legolibro por la 4-a klaso entenas ekzemple priskribon de la vivo de Musolini, laŭ la sama klarigmaniero kiel pri la vivo de Kristo. Kompreneble pri la renegatiĝo de l’ personaĉo oni faras nenian aludon. Oni instruas al la infanoj, ke ili devas samtempe ami “la libron k la pafilon”, la armilojn super la scio. Al sendependaj gepatroj restas nur unu alternativo: aŭ lasi siajn infanojn disiĝi de ili, fariĝi iliaj intimaj malamikoj — aŭ enradikigi al ili, ke iliaj libroj, iliaj instruistoj mensogas k ilin puŝi, depost la aĝo de ses jaroj, al la ribelo — aŭ fine, spitante la faŝistan pafadon, provi forkuri eksterlanden kun ili. Laŭ “Italia”.
La batalo de l’ studentoj en Hispanio
La studenta federacio decidis la ĝeneralan strikon studentaran ekde 22. januaro. La strikantoj postulas la liberigon de l’ enkarcerigitaj profesoroj k studentoj, kiuj estis arestitaj dum la lastaj ribelmovadoj. Ili protestas ankaŭ kontraŭ la salajra plialtigo al militistoj k kontraŭ la aktiveco de l’ naciista partio k de l’ hispanaj legianoj (faŝistoj). P. M.
[REKLAMO p.4] FINE APERAS analiza dokumentaro pri la unuaj komencoj de l’ Laborista Esperanta Movado. Kie vi legas ĝin? En la monata revuo de SAT LA NOVA EPOKO ekde januaro 1931. Abonu ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27.
KIEL PASIGAS SENLABORULO LA TEMPON?
Tio estas demando, dum nuna abundo da senlaboruloj en ĉiuj landoj tre aktuala k certe ankaŭ sufiĉe interesa por esti pritraktata en nia gazeto. La kaŭzoj de senlaboreco en ĉiuj landoj regataj de kapitalismo ja certe estas la samaj, sed la kondiĉoj, sub kiuj la senlaboruloj vivas en la unuopaj landoj, sendube estas variaj. Do la diversaj kondiĉoj nepre ankaŭ efikas diversan pasigadon de la “libera” tempo. En Germanio, kie ekzistas tielnomata senlaborulasekuro, k kie la senlaborulo ricevas dum fiksata tempo monsubtenon, li dum la semajno je difinitaj tagoj, eĉ horoj, devas iri al kontrolejo k tie aŭ stampigi la kontrolkarton aŭ depreni la semajnan subtenmonon. Tio estas en la tuta lando regula pasigado de tempo por ĉiu senlaborulo dum difinitaj horoj.
Nun mi volas rakonti, kion tiurilate mi spertis en la urbo, en kiu mi loĝas. Por depreni la junajn gesenlaborulojn de la strato, por plifaciligi al ili la animpreman sorton de la senlaboreco k havigi al ili la eblon praktike k teorie pliperfektiĝi en siaj laborfakoj, la urba gvidantaro aranĝas kursojn ĉiuspecajn. Krom tio dum du posttagmezoj en la semajno okazas tielnomataj “hejmvesperoj”, en kiuj la gejunuloj ludas, kantas aŭ aŭskultas paroladojn pri literaturo, tekniko aŭ similaj temoj. Tiuj aranĝoj estas bone vizitataj. Certe tiaj klopodoj preni for la zorgojn de la gejunuloj estas aprobindaj, sed por la proleta klaso en ĝia batalo porsocialisma ankaŭ granda malhelpo, ĉar ĝuste tiaj aranĝoj ankaŭ havas la celon malrevoluciigi la gejunulojn.
Sed kiel do pasigas la plenkreskuloj senlaboraj la tempon? Granda parto (mi eĉ riskas diri, la plej granda parto) dum tuta tempo faras preskaŭ nenion. Matene ili restas kuŝantaj en la lito, ĝis estas tempo por iri al la stampejo (kontrolejo). Tie ili atendas horon aŭ du, babilaĉas k insultaĉas pri la nuna vivo, poste tra la urbo iras hejmen, rigardas tra la fenestro, ne pripensante sian sorton, kiel eble ĝin plibonigi, k estas ĉiam kontentaj ankoraŭ havi loĝejon k iom da manĝaĵo. Ĉiaj bataloj de la klaskonscia laboristaro ne interesas ilin. Alia parto, k eĉ ankaŭ ne malgranda, kiu opinias havi intereson pri la sorto de la laboristoj, estas en la Nacisocialista partio (faŝista) k tie formas la tielnomatajn S. A. (ataktaĉmentojn) k atakas je ordono de la kapitalistoj la “malbenitajn” marksanojn, “ĉar la marksismo (kvankam ili tute ne scias, kio estas tio) ja kulpas pri la nuna mizero en Germanio”.
Nur tre malgranda nombro da senlaboruloj, efektive havantaj intereson pri la nuna ekonomia krizo, sciantaj pri la vera kaŭzo de la nuna stato, k provantaj aliigi la nunan sociordon, ekzistas. Kaj nun la bedaŭrinda fakto: tiu malgranda parto, anstataŭ streĉi ĉiujn fortojn por forigi la nunan staton, konsistas el du partioj, el kiuj ĉiu volas reprezenti la verajn k plej bonajn marksanojn k kiuj pro tio plej akre interbatalas k super tio forgesas la vorton de Marks: “Proletoj ĉiulandaj unuiĝu!” 11 309.
[REKLAMO p.4] Unu el la inform-dokumentoj, kiun necese devas koni ĉiu SAT-ano, estas la Protokolaro de la X-a SAT-Kongreso. 84 dense presitaj paĝoj. Escepta prezo (sen plia membro-rabato): 0,50 mk. g. Administr. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.
— paĝo 5 —
SENNACIULO — 149
MI VOLAS SCII…
Ĉar mi ŝatus scii (k sendube ankaŭ aliaj) opiniojn de K-doj pri estontaj regoformoj ŝtataj, mi petas respondon tiurilatan (komparu ankaŭ n-on 311, sama rubriko). Precipe min interesas la verko de G. Valŭa (Valois) “Un nouvel âge de l’humanité” Paris, 1929. Mi kredas, ke franciaj K-doj dum eble proksima tempo povos resume konigi tiun verkon al alilandaj K-doj sur paĝoj de “S-ulo”, aldonante siajn opiniojn pri la temo. Laborulo.
*
Responde al artikoleto de K-do Soares en n-o 328 de “S-ulo”: Mi konstatas, ke la al vi konata “ulo” estas “homo”, ĉar li ja naskiĝis de homoj. Se nun tiu homo farus ion por la progreso de la suferanta homaro, tiam li estus krome pro tio valora homo, kiu ne vivas sian vivon sencele. Tio estas la ĉefafero. Ĉu li nun nomiĝas “Sennaciisto” aŭ “Internaciisto”, tute egalas. Pri tio nur disputas sekiĝintaj burokratoj, — kiuj disŝiras la vortojn samkiel pasero la ĉevalan ekskrementon, — k kelkaj SAT-anoj.
Soares — vi ne estas Sokrates!
Baĥ, Gröbers (10 006).
*
Certe la problemo, pri kiu vi diskutas, ŝajnas sufiĉe aparta por rezoni pri trafa difino. Sed pripensado supozigas, ke ĝia rezulto fine estos negativa. Via interesa konatulo nepre estis anglo per naskiĝo, indiferente kie li naskiĝis. Se li poste akiris portugalan ŝtatanecon, do, li nun estas portugalo laŭleĝe. Sed krome li estas kosmopolito, ĉar vi ja konstatas: “…li loĝadas ĉie.” Li konfesas bolŝevismon. Bolŝevismo estas speco de internaciismo k ne neas naciojn. Tiel la faktoj.
Konkludoj: 1. La aparta ulo libervole akiris portugalan ŝtatanecon. Per tio li agis iom nacie, konfesis la volon vivi kun nacio. 2. Kosmopolito iel signifas sennaciisto. 3. Kiel bolŝeviko la nomita estas internaciisto. Evidentiĝas, ke absolute preciza difino ne eblas, ĉar via konatulo estas kun-, sen- aŭ internacieca tute laŭ sia pli grava aktiveco per unu el supraj kvalitoj. Eble vi rajtas konsideri lin tia, kia kredas esti li mem. Tamen mi konjektas lin internaciisto. Cetere, esence ni ĉiuj ja havas du kvalitojn tiurilatajn, hazarde-leĝan per naskiĝo k konscience akiritan laŭ mondpercepto.
W. Riedel (16 652).
Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en “S-ulo” respondecas la aŭtoroj.
LA KOLEKTIVIGO EN U.S.S.R. LAŬ FEDOR GLADKOV
(1. daŭrigo)
Tiu sistemo, kiun naskis la oktobra revolucio, konsistigas la fundamenton de la vilaĝa vivo, kreiĝis en la subgrundo de la kamparanamasoj kiel neevitebla konsekvenco de la batalo por kreskigo de la produktofortoj. Sed tiuj ĉi, ankoraŭ en fazo de fariĝo, formas multajn, iafoje malĝojigajn kontrastojn.
Tiuj kontraŭdiroj pliprofundiĝas k fariĝas pli akraj, ĉar ili dependas de la ĝenerala irado en la rekonstruado de l’ ŝtata ekonomio, de la malfaciloj en la livero de maŝinoj k industriaj produktoj, manko de kultura k politika edukado de l’ popolamasoj, manko de agronomoj k teknikistoj, malklerega gvidantaro; tio diserigas ofte la unuojn, kiuj jam estis formiĝintaj en la kolĥozoj, aŭ tio ŝvebigas super tiuj unuoj la submeton al la kulakaj k avidegemaj elementoj. Kompense, se la teknika bazo estas solida, la kolĥozoj ricevas, — k nenio povas tion malebligi — novajn, intensajn ekonomi-formojn; tiuokaze, regas harmonio en la kolĥozo; la disciplino dum la laboro k la interdivido de la taskoj, la diversaj aspektoj de la ĉiutaga vivo pensigas, pli vere, al la komunumo, aŭ al sovkozo (kamparana bieno, rekte administrata de la rusa ŝtato.)
Inter la agemaj membroj sendube troviĝas tiam kelkaj gelaboristoj (anoj de la Partio aŭ de la Junularo); verdire, plejofte, ili estas malbone preparitaj por la organizlaboro en la kamparo; iafoje, ili estas tre malmulte klerigitaj laŭ politika vidpunkto; tamen la influo de la proleta bluzo montriĝas, k oni povas konstati ilian klaskonscion. La komunistaj junuloj en la vilaĝoj estas senripozaj k energiaj, sed tre malforte gvidataj. Ili jetiĝas ĉiuflanken, serĉas elirejon por utiligi siajn fortojn; ili ardegas tre iniciatemaj, sed tiam ili estas malhelpataj pro la indiferento de la maljunuloj, tiam ili estas repuŝataj de homoj, kiuj interesiĝas nur pri ekonomiaj aferoj. Ĝenerale la estraro de la partia ĉelo ne sukcesas plenumi sian propran laboron; do, jen la junuloj, kiuj ankoraŭ ĝin “maltrankviligas”. Estas do komprenebe, ke iafoje la knabegoj “petolas”, ekmontriĝas “maldelikataj” aŭ “strangaj”. Ili serĉas gvidadon, verkon, sistemon, sed ili trovas nenion.
Tial, la unua plendo, kiun mi aŭdis en iu “stanico”, venis de l’ komunista junularo. Helpu nin, K-do. Kion signifas tio? Nia tuta laboro rezultiĝas nenion. Ni organizis avangardajn brigadojn; jen oni donas al ni nek maŝinojn nek ĉevalojn. Kion ajn ni proponas, kiuj ajn estas la rimedoj, kiujn ni uzas, neniom utilas: oni puŝas kontraŭ nepenetrebla muro. Ili estis feliĉaj, kiam ni “enmiksiĝis” k ilin “helpis”.
Oni kredas kutime, ke la virinoj prezentas en la vilaĝoj la plej malantaŭeman, la plej konserveman, la plej reakcian forton. Ŝajnas al mi, ke tio estas antaŭjuĝo. Ordinare, kiel pruvon, oni citas aktivajn virinajn partoprenojn kontraŭ la kolektivigo, kontraŭ la novaj plugmetodoj; oni almontras la fanatikan alligitecon de la virinoj al la eklezio. Sed ĉu la viroj estas ŝirmataj kontraŭ tiuj malvirtoj? Oni ne povas nei, ke la virinoj estas malsuperaj pri la evolugrado, ke fakte en kelkaj lokoj ili estas ankoraŭ subpremataj k sen rajtoj; tamen multaj
RESPONDO AL ARTIKOLO
Pri la artikolo aperinta en “S-ulo” n-o 324 “Ĉu Revolucio” la Okcident-Londona grupo el SAT-anoj, kies membroj estas plejparte anoj de la Asocio F.O.S.R. (Amikoj de Sovetio), opinias, ke ĝi donas al la legantoj de “S-ulo” falsan impreson rilate al du punktoj:
- La verkinto demandas: “Ĉu la Sovetia laboristaro scias, kiel estis uzata ilia mono…?
Laŭ informo de la angla sekcio de “Amikoj de Sovetio” la mono por inviti eksterlandajn delegitojn estas volonte donita de sovetiaj laboristoj al iliaj diversaj sindikatoj por ebligi al samsindikatanoj el eksterlando esti gastoj dum vizito al Sovetio.
- Laŭ la verkinto “ĉefe burĝoj akceptas la inviton viziti Sovetion, k por laboristoj ne estas ebla”.
Nu, kelkaj laboristaj delegitaroj estis sendataj el Anglio. La delegitoj estis elektataj de laboristoj el diversaj fabrikoj. Dudek-kvin funtoj sterlingaj po delegito estis kolektataj de laboristoj k F.O.S.R.-anoj ĉi tie por pagi la veturkoston ĝis la landlimo k subteni la familianojn dum foresto de l’ delegito (proks. 4 — semajna). La lasta delegitaro el Anglio entenas anojn ankaŭ de agronomia kolegio, kiu mem pagis la elspezon ĝis la landlimo, k poste ili estis gastoj de la sovetiaj agronomoj.
Komisie de Okcident-Londona Grupo el SAT-anoj: 11 576.
— paĝo 6 —
150 — SENNACIULO
ĈE NIA INTERNA MONDO
Ekzistas tiom da taskoj en la ĉiutaga vivo kaj proleto disponas pri tiom malmulte da libera tempo, ke nur tre malofte estas al ni permesate subigi nin en la densan nebulon de nia interna mondo. Ĉar nek la monotono de l’ peniga ekzistado donas al ni motivojn de inspiro nek, kiam ili estas, ni havas sufiĉan tempon por fiksi ilin sur la marmoron neforigeblan de l’ skribado. Pli ol unu fojon mi sentis boli ĉe mia koro dezirojn de ekspansio, fortajn dezirojn komuniki kun iu pri tiu nia interna mondo, kiu ĉe ni vivas: pri ĉi tiuj aferoj konfuzaj, vagaj, nepriskribeblaj kaj kiuj turmentas nin ĉiuhore, ĉiuminute, ĉiam… kiuj eĉ ne dum la dormo forlasas nin… tiuj aĵoj, tiuj aferoj, tiuj imagoj, tiuj formoj, tiuj pensoj, tiuj bildoj, pri kiuj ankaŭ ni mem ne scias kiam nek kial ili estiĝis, ekvivis ĉe ni, sed kiuj estas al ni kvazaŭ konataj, travivitaj, sentitaj delonge, mi ne scias kiam, eble en aliaj tempoj, en aliaj epokoj… sed kiuj konstante kvazaŭ serpentiras tra la sekretaj ĉeloj de nia interno, vekante ĉie resonadojn de intimaj kaj netranslokeblaj emocioj, de ignoritaj harmonioj, de profunde kaŝitaj dolĉaj lumetoj, de vagaj neesprimeblaj aspiroj, de melankolio pri aĵoj estintaj kaj kiujn oni sentas pli ol oni scias kaj kiuj izolas nin de l’ mizeroj de la vivo, kontaktigante nin kun la mistero de l’ senfino, de l’ nekonato kaj forgesigante niajn malĝojojn kaj suferojn kaj disreviĝojn…
Eble mi ne esprimis bone mian penson. Estas ja tiel malfacile komuniki al aliaj la enhavon de nia interna mondo…! Fojojn mi atingis tion, sed plej ofte tiuj deziroj de ekspansiemo restis ĉe mia interno ne transpasinte al la mondo de l’ eksteraj realoj, kie kristaliĝas en aĵojn la ideoj.
…Nur tiuj, kiuj amas nin scias eniri en la sentohalton de nia koro; nur ili povas penetri en la teksaĵon de niaj komplikitaj emocioj… nur tiuj scias konsoli nin, kiam ni estas malgajaj, eĉ ne menciante la kialon de l’ doloro… Sen vortoj, sen konkretigi bildojn aŭ ideojn, ili enpaŝas en nian internan mondon kaj parolas rekte al niaj sentoj enmetante pacon ĉe la konfuzo kaj kontenton ĉe la malesperiĝoj…
Ĉu ankaŭ al vi, karaj Gekamaradoj, okazas ĉiuj tiuj sensacioj vorte neklarigeblaj? Certe jes! Kaj kredeble ankaŭ multaj el vi bedaŭras la mankon de tiaj personoj, al kiuj povi elverŝi ĉi tiujn korpremojn… Personoj vin komprenantaj eĉ sen vortoj. Ne nur per lingvo interkompreniĝas la homoj. Ofte lingvo nur taŭgis por elmontri al personoj, ke inter ili ne eblas kompreniĝo. Tial mi ofte pensis, ke ne sufiĉos unu lingvo, komuna al ĉiuj homoj, en tiu de ni, proletoj, konstruenda nova mondo. Nepros ankaŭ, ke sur la bazoj de tiu jam tre proksima renovigota mondo, universaligu ni ankaŭ ĉiujn niajn sentojn, egaligu niajn ideojn kaj pensojn kaj sennaciigu ni niajn kutimojn kaj morojn, por ke ĉiu homo trovu ĉe sia apudulo fidelan reflekton de sia animo kaj vivu, vivu feliĉe!
R. Kiles (13 661), Valencia.
[BILDO p.6 | 37,25,45,30] Granda nigra kvinpinta stelo.
Abono
al “S-ulo” ligas al la movado — signifas praktikan esp-on!
Nur tiu povas profundigi la lernakiritan esp. scion, kiu konstante k regule legas esperantaĵojn.
Varbu vigle k diligente en viaj rondoj, inter kursfinlernintoj AKTIVAJN MEMBROJN al SAT!
Virinoj, viroj k la modo
Kara K-dino 5418! Mi verŝajne ne estas klaskonscia laboristo. Kiam mia monujo tion permesas, mi aĉetas al mia edzino kiel eble plej delikatan ŝtofon, k ŝia fratino, kiu estas kudristino, faras el ĝi veston laŭ la reganta modo. Mi volas, ke ŝi havu belajn ŝuojn, laŭmodan ĉapelon ktp. Mi ŝatas, ke miaj du filetoj estu delikate vestitaj, somere eĉ per lakumitaj ŝuoj. Mi mem ŝatas esti bele vestita. Dimanĉe, kiam mi estas libera, — cetere mi nun estas senlabora — mi ŝatas esti bone razita k vestita eĉ per manumĉemizo, kolumo k kravato. Jes, mi eĉ ĉiam, se estas malvarma vetero, uzas frakon, kiam ni eliras por promenadi aŭ viziti konatojn-laboristojn.
Kelkvorte: mi tre bone fartas, kiam mi mem k miaj familianoj estas kiel eble plej bone vestitaj. Mi devas konfesi, ke mi faris, faras k faros ĉion eblan por min vesti kiel faras burĝaro. Antaŭ kelkaj centoj da jaroj, ekz. en la antikva Romo, estis reguloj, kiel devis esti vestitaj la apartaj klasoj, pli ĝuste, kiajn vestopecojn tiu aŭ alia klaso ne rajtis porti. “Bedaŭrinde” tiaj reguloj ne ekzistas en nia tempo k tial ĝenerale ni ĉiuj penas laŭpove imiti la burĝan vestmanieron.
Eble estas granda, nepardonebla eraro mia, sed estas tamen vero, ke mi kondutas pli senĝene, kiam mi estas bonvestita, ol kiam mi estas vestita pli malbone. Kaj devas mi konfesi, ke mi neniam subtenos la de Krjukov proponitan por laboristoj vestmanieron, kiam ĝenerala modo ordonas alian, ĉar tio estas nur revivigi tempon de la antaŭmenciita antikva Romo.
Nun mi certe renkontos uraganon da riproĉoj. Sed mi almenaŭ klinis kapon k konfesis miajn pekojn. Mi eble estos atakata pro burĝeco, sed mi nur diru, ke neniu el miaj amikoj k konatoj min kulpigas pro tio.
Georgo Syversen (5663).
faktoj montras, ke plejofte la virinoj batalas antaŭe por novaj metodoj en la vivorganizado.
Ili estas simple pli subtilaj en sia praktika intelekto, k pro tio postulas pli da konvinkaj pruvoj. Efektive ili estas patrinoj, mastrumantinoj; sur iliaj ŝultroj ripozas ĉiuj zorgoj, ĉiuj ŝarĝoj, la tuta respondeco pri la mastrumo, la dometo, la nesto. La frapoj, kiuj frakasus tiun neston pro manko de pripenso, grave reagus. La malsukcesoj de la edzo, liaj eraroj, lia maldiligento refalas sur la edzinon. La edzo estas la mastro, la estro; estas li, kiu disponas la ĝeneralan gvidadon de la ekonomio. Li ŝirmas sin malantaŭ la edzino, kiel malantaŭ ŝtona muro. Tial la edzino estas pli prudenta, pli pensema, pli dubema. Sed sufiĉas, ke ŝi konvinkiĝu pri la utilo, pri la gravo de la ekonomiaj reformoj k renversegoj, por ke ŝi partoprenu decide kiel batalforto. Tiam ŝi multe superas la viron. Ĝis en la malantaŭemaj, nefirmaj kolĥozoj mi renkontis virinojn, kiuj kontraŭbatalis ian spiritostaton da likvido, kiu evidentiĝas iafoje ĉe la viroj.
La labordisciplino de la virinoj estas pli firma. Estas nediskutebla fakto. Ili ne drinkas, dum la “vodka” estas diseriga faktoro inter la viroj. Dum la kunvenoj tiuj virinoj estas ĉiam aktivaj; ili vergas severe la mallaboremulojn, la avidegemulojn, la drinkulojn k la agentojn de la kulakoj. Ili alvenas la unuaj al la kunvenoj k foriras la lastaj. Ili kontrolas en realo ĉiujn novajn rimedojn; post prijuĝo de ĉiuj iliaj aspektoj, ili ekdefendas ilin kun sia tuta instiga fervorego. La infanetejoj, la komuna nutrado en la kamparo estas ilia fako. Tie la viroj, se oni esceptas la partiajn oficistojn, observas rigoran neŭtralon.
(Daŭrigota.)
— paĝo 7 —
SENNACIULO — 151
TRA ESPERANTIO
★ XI. Kongreso de SAT en Amsterdam (Nederl.)
1. Komuniko
Dato. La 11-a Kongreso de SAT okazos dum la unua duono de aŭgusto 1931, je 5 sinsekvaj tagoj, kiuj precize estos fiksataj k konigataj en “S-ulo” plej baldaŭe.
Kotizo. La kongresa kotizo egalas la kotizon por pasivaj anoj. Ĉar luo de salono ĉi tie estas multekosta, la Gek-doj estas petataj tuj post ricevo de l’ aliĝilo¹ sendi sian aliĝon, por ke ni povu lui konvenan salonon, kiu ne superas nian povon. Aliĝiloj sen samtempa pago ne estas atentataj.
Fakkunsidoj. Kiuj deziras zorgi pri la aranĝo de bone funkciantaj fakkunsidoj, tiuj jam nun ekinterrilatu kun la Organiza Kongres-Komitato (O. K. K.).
Pri loĝado, veturado k pasportoj sekvos komunikoj. Ni klopodos akiri favorajn prezojn por vagonaro, tramo ktp.
Sekretariejo. Ĉion oni adresu al la sekretario, K-do J. W. J. Benjamin, Rhynvis Feithstr. 5 A III, Amsterdam-W. O. K. K.
¹ La aliĝilo estos aldonata al “S-ulo” en unu el la venontaj n-oj.
SUB LA MASKO DE UNUECEMO
En “I-isto” n-o 8 K-do Bubu (Boubou) siavice daŭrigas la agitadon mensogan k kalumnian kontraŭ la gvidantaron de SAT. Nu, ĉiu K-do, kiu posedas la “Protokolaron de la X-a SAT-Kongreso”, mem povas konvinkiĝi, kiel facilanime K-do Bubu perfortas la veron. Okazas ja iafoje, ke ne estas klare pruvebla per konkreta pruvilo ia senbaza aserto, ia mensogo. Sed en ĉi tiu kazo la dokumentoj ekzistas k estas kontroleblaj; ili senmaskigas la mensogulon.
Ni konstatas: 1. Ne estas forigitaj el la Protokolaro la vortoj diritaj de K-do Lanti kontraŭ Drezen k CK SEU — kiel asertas Bubu! Ĉiu povas legi ilin sur paĝo 78 de tiu broŝuro tiel, kiel ili stenografe estas akceptitaj de la du ĉe tiu kunsido funkciintaj protokolantoj.
K-do Marso legis eltiron el letero atakanta la gvidantojn de SEU ne dum la debato pri la propono okazigi kongreson en Moskvo, sed antaŭan tagon dum la diskutado pri la raportaro de l’ Plenum-Komitato (vd. p. 58 de l’ sama broŝuro).
La Gvidrezolucio estas presita (vd. pĝ. 82/83) fidele laŭ la maŝinskribita originalo, kiu estis laŭtlegita ĉe la Kongreso k subskribita de 4 K-doj, inter ili Bubu mem! Lia longega artikolo estas plena je samvaloraj asertoj kontraŭ K-don Lanti, kiu juĝos mem ĉu tia fantazia skribaĵo estas respondinda aŭ ne. Almenaŭ kiel ĉefprotokolinto ĉe la X-a Kongreso mi opiniis necese protesti kontraŭ plej certaj eraraj asertoj de K-do Bubu.
N. Bartelmes.
KIAL? TIAL!
Kial Sennaciulo ne plu povas libere eniri Sovetion, dum la burĝa Heroldo havas tiun privilegion? demandas K-doj. Facila estas la respondo: tial ke s-ro Drezen estas kunlaboranto de la neŭtrala gazeto k sekve komplezas al si — dum “S-ulo” senmaskigis la pseŭdokomunismon de la sama s-ro k pro tio estas de li denuncita kiel “kontraŭsovetia” organo. Tute simple — — — Sed neniu inteligenta k sincera revoluciulo konsentos identigi karieriston kun Sovetio. —
Tial “S-ulo” daŭrigos defendi Sovetion eĉ malgraŭ tio, ke ĝi ne povas tien libere eniri.
TRA LA MOVADO
KRONIKO
ĈEĤOSLOVAKIO. Dank’ al publika parolado de K-doj K. Ŝ. k Kammerer, dum la internacia junulartago en vilaĝo Pučice apud Stankov estis aranĝita kurso en Čečovice ap. Stankov kun 17 p., anoj de Soc. Junularo. Gvidas SAT-ano 15 207. Lab. esp. unuiĝo en Praha eldonis ĉeĥlingvan flugfolion kun propaganda teksto. Kurso por komencantoj kun 18 p. En Tlučna K-do Kouril (377), estro de l’ tiea lab. gimnasta unuiĝo organizis kurson kun 12 p. La vilaĝestro disponigis lernejan ĉambron k subvenciis la kurson per 220 k. ĉ. Gvidas K-do 14 382 el Plzen. — GERMANIO. Aĥen. Antaŭ kelkaj jaroj ekzistis nur unu grupo en la tuta distrikto (en Alsdorf, mondkonata pro la lastjara minkatastrofo). Al tiu grupo apartenis kelkaj K-doj el apuda minista kolonio Strejfeld (nun Merkstein 2). Lastnomitaj K-doj fondis en 1927 propran grupon; “mortis” pro nekonata malsano la grupo Alsdorf. Sed grupo Merkstein vivas k vigligas la tutan distrikton — impertinentaj langoj eĉ asertas, ke ĝi ruĝigos la nigran angulon). En 1930 la grupo aranĝis sume 10 kursojn k povis enpenetri la urbon Aĥen (Aachen), mem, kie okazas kurso kun 40 p. Ankaŭ en kolonio Hückelhoven agas K-do L. (subdistriktestro). (13 397.) — Boĥum. Kurso kun 15 p. — Orienta Saksio. Ŝtataj ekzamenoj (kapableco, kursgvidanta, sciencpedagogia) okazos 15. 3. en Neŭgersdorf (Sa.). Partoprenontoj turnu sin al instruisto Wahode, Gaussig (Sa.), kun allas-petskribo k aŭtobiografio german- k esp-lingva. (1378.)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Oni sukcesis konservi kelkajn parolojn de Zamenhof sur gramofona disko, vortojn, kiujn li diris dum la universala esp. kongreso, kiu okazis en j. 1909 en Barcelono. Sukcesis la eksperimento transporti la parolojn de malnova primitiva fonografo sur nuntempan gramofondiskon.
*
Okaze de la 23-a Universala Esp. Kongreso en Krakovo estas intencite aranĝi postkongreson en la naskiĝurbo de Zamenhof — Bialistok k malkovri tie monumenton al la aŭtoro de esp-o.
Tarifaro de SAT
| LANDO | Aliĝmono al SAT | Kotizo por: a) aktiva | b) pasiva | Sennaciulo | La Nova Epoko | LNE por membroj |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Argentino, pes. | 0,40 | 6,50 | 1,90 | 6,— | 3,— | 2,— |
| Aŭstrio, ŝil. | 0,50 | 13,— | 3,75 | 12,— | 5,— | 4,— |
| Belgio, belg. | 0,50 | 13,— | 3,— | 12,— | 4,— | 3,— |
| Brazilio, milr. | 1,— | 20,— | 5,— | 18,— | 7,— | 5,— |
| Britio, ŝil. | 0,50 | 10,50 | 3,— | 9,— | 4,— | 3,— |
| Bulgario, lev. | 10,— | 260,— | 65,— | 250,— | 150,— | 100,— |
| Ĉeĥoslovakio, kr. | 3,— | 65,— | 15,— | 60,— | 25,— | 20,— |
| Danio, kr. | 0,50 | 10,— | 2,50 | 10,— | 4,— | 3,— |
| Estonio, kr. | 0,25 | 8,50 | 1,80 | 8,— | 3,— | 2,50 |
| Finlando, mk. | 4,— | 85,— | 18,— | 80,— | 30,— | 25,— |
| Francio, fr. | 2,50 | 45,— | 12,50 | 40,— | 18,— | 15,— |
| Germanio, mk. | 0,50 | 10,50 | 2,50 | 9,— | 4,— | 3,— |
| Hispanio, pes.* | ||||||
| Hungario, peng. | 0,50 | 10,50 | 2,50 | 10,— | 5,— | 4,— |
| Japanio, jen. | 0,40 | 6,— | 2,— | 5,— | 2,50 | 2,— |
| Jugoslavio, din. | 6,— | 130,— | 30,— | 120,— | 45,— | 40,— |
| Latvio, lat. | 0,50 | 12,— | 2,50 | 10,— | 4,— | 3,— |
| Litovio, lid. | 1,— | 20,— | 5,— | 18,— | 8,— | 6,— |
| Nederlando, guld. | 0,30 | 6,50 | 1,60 | 6,— | 2,50 | 2,— |
| Norvegio, kr. | 0,50 | 10,— | 2,50 | 9,— | 4,— | 3,— |
| Polio, zlot. | 0,80 | 16,— | 4,— | 15,— | 7,— | 5,— |
| Portugalio, esk. | 2,— | 45,— | 10,— | 40,— | 15,— | 12,— |
| Rumanio, lej. | 15,— | 360,— | 65,— | 350,— | 150,— | 120,— |
| Sovetio, rubl. | 0,25 | 5,25 | 1,25 | 4,50 | 2,— | 1,50 |
| Svedio, kr. | 0,50 | 10,— | 2,50 | 9,— | 4,— | 3,— |
| Svisio, fr. | 0,60 | 13,— | 3,— | 12,— | 5,— | 4,— |
| Usono, dol. | 0,25 | 3,25 | [nelegebla] | 2,50 | 1,50 | 1,— |
Ĉiuj ne cititaj landoj pagu laŭ la tarifo por Germanio. Aktivaj membroj ricevas la oficialan organon de SAT (S-ulo) senkoste.
* Pro inflacio ni petas pagi laŭ la franca tarifo.
— paĝo 8 —
152 — SENNACIULO
Andreo Ĉe lekcias nuntempe kun grandega sukceso en Berlino k Potsdam. Urbdoma salonego devis esti police fermata pro tropleno.
*
Post interveno de la Internacia Centra Komitato de l’ Esp. Movado, la 1-a mondkongreso de inform-oficejoj, kreditprotektaj institucioj k enkasig-organizoj en Vieno decidis enkonduki esp-on larĝskale en siaj organizoj k deziresprimis, ke kunlaborantoj k oficistoj sciu esp-on.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
S. Rublev, Esperanto-Zirkel (Esperanto – Rondeto). Praktika helpilo por grupa studo de esperanto. I. Parto (por rondetanoj). 1-a germana eldono. Eld. CK SEU, Moskvo, 1930. Prezo: 50 kop. (1 mk.). Form. 17×25 cm. 62 pĝ.
Eldono por germanlingvanoj de la konata, en Sovetio multe uzata lernilo. Ĉar ĝi estas tute adaptita al la original-eldono, ortodoksulo povos senĝene lerni laŭ ĝi, ne riskante renkonti herezaĵojn. Laŭ maniero jam konata la aranĝintoj — Besler verkis la germ. enkondukon — ne hontis ankaŭ enplekti en la lecionoj de tiu kurslibro (!) la mensogajn asertojn de l’ SAT-opozicio. Sur p. 49 oni legas pri la kontraŭsovetia tendenco de l’ SAT-direkcio (!!), pri iu “tre salutinda entrepreno” (EKRELO!) k iu “vera klas-batalilo de prol. esp-istoj” (I-isto!). Bedaŭrindaj kursanoj, al kiuj oni englutigas tian “lern-materialon”! N. B.
Ĉirkaŭ la Globo. Eldonas Sennaciistoj en 19-a horzono. 1-a jaro, n-o 1. Gvidanto: Theodore Weder, 24—29 Merchant St., Astoria, L. I., Usono. Aperas monate. Hektografita. 5 paĝoj. Formato: 21×28 cm.
Tiu ĉi unua n-o de sennaciista periodaĵo entenas enkondukon k unuan parton (pri “Internaciismo”) de Manifesto de la Sennaciistoj, prezentita en tre klara k preciza formo.
IAMO. Kio ĝi estas, kion ĝi faras, kion ĝi demandas. 8 pĝ. 14 × 21. Propagandilo de IAMO (Internacia Anti-Militista Oficejo). Sekretariejo: Alb. de Jong, Laurierstraat 127, den Haag, Holando. Estas klarigata unue la celo de tiu Oficejo: batalo kontraŭ milito k reakcio; sekvas principdeklaro, mallonga historio, ĝiaj agoj, intervenoj, eldonoj k ĝiaj petoj: ke oni subtenu ĝian informservon (4-lingvan). La prezo de l’ informservo estas 1 dolaro jare. La Oficejo estas klasbatala, laborista entrepreno.
La verkintoj uzas erare “demandi” en la senco de “peti” (vd. ekzemple en la titolo!).
Korekto. Bonv. legi en n-o 329, pĝ. 131, 2-a kolono, 2-a linio de supre “obuso” (anst. haŭbizo). Sampaĝe, 1-a kol., lin. 24 de malsupre “putris” (anst. putriĝis).
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: O. Proletario, Lisboa, 15. 3., ĉeĥa naciismo (282), el soveta taglibro (278), 1. 5., pola imper. (281), 24. 5., Olimpio lab. (291), el prakt. vivo II, (285), 5. 7., ateistaj sukc. en Ukr. (297); O Povo, Lisboa, 16. 5., homo k maŝino (289), [nelegebla] 10. sanktulo eksigita (311), 22. 10., sekvoj de maŝinigo en Usono (311), karbmin. en Belgio (309); O. Eco do Arsenal, Lisboa, 1. 12., sanktulo eksigita (311); la cenzuro malpermesis publikigon en O Povo de “pri la solvo de l’ juda probl. en Sovetio”.
Priesper. artik. k notojn enhavis: Volksblatt, Bochum, 5. 1., Le Règne de l’ Homme, Bièvres, 1. 1. (pri SAT), Signalen, Stokh., 8. 1., Freiberg. Volkszeitg., 4. 11., La Révolution Prolétarienne, Paris, 5. 1., Les Primaires, Issy-les-Moul., jan., Diario de Lisboa, 8. 5., O Proletario, 1. 5., A Luta, Lisboa, 4. 10., Diario de Noticias, Lisboa, 25. 4., 20. 5., 27. 5., 25. 6., 29. 7., 4. 8., 5. 8., 14. 8., 9. 9., 12. 9., 15. 9., 17. 9., 26. 9., 9. 10., 16. 10., 3. 11., 7. 11., O Seculo, Lisboa, 10. 5., 27. 5., 25. 6., 4. 8., 4. 11., 7. 11., O. Marao, Regua, 15. 5., 15. 6., 1. 7., 1. 8., 1. 9., A Batalha, Lisboa, 25. 10., 8. 11.; krom en Volksblatt, Bochum, aperis en 4 socialistaj gazetoj de l’ Rur-regiono priesp. artik. je 1. 12., 2. 12., 5. 12., 12. 12., 15. 12., 24. 12., 31. 12.
Pri SAT-Kongreso raportis: O Proletario, Lisboa, 2. 8., O Rebate, Lisboa, aŭg.
Peresper. materialon enpresis: O Proletario, Lisboa, 12. 4., 24. 5., 7. 6., 21. 6., 5. 7.
[REKLAMO p.8] Esp.-lektoro D. Viktorov-Ĉeĥoviĉ kun 100 gekursanoj — USSR, Kiev, Klovski Spusk 2, interŝ. L, PI, fotojn, bildojn, esp-aĵojn, monbiletojn, PM, glumark., pentraĵojn, manlaboraĵojn, afiŝojn, librojn, div. ekspoziciaĵojn ktp.
[REKLAMO p.8] GERMANIO — Interrilatojn kun ekstereŭropaj kontinentoj serĉas 10 junlaboristinoj pri ĉiuj aktualaj temoj: proleta edukado, vegetarismo, vivreformo, arto, muziko k ŝakludo. Nur leterel! Adr.: K-do Jo Alinger, Fridhof, Karlsruhe ap. Rejno.
[REKLAMO p.8] Tutmondanoj atentu! Mi serĉas laboron kiel ĉarpentisto k pro tio dez. koresp-adon kun laborantaj ĉarpentistoj en tutmondo pri lab. cirkonstancoj k a. t. Mia adreso estas: Ewald Heyer, Gillhausenstr. 18, Rheinhausen-Niederrhein-Hochemmerich (Germanio).
[REKLAMO p.8] KIU instruisto kun komenca kurso por infanoj volas korespondi, antaŭe pergrupe, per PK ilustritaj, PK, L, poste persone por la infanoj. Skribu al: S. Aarse, Veeteelt-str. 63, Amsterdam (N). — Resp. senprokraste! ?
[REKLAMO p.8] Atentu! De nun la anarkista esperanta gazeto: “Libera Laboristo” aperas ĉiumonate. Jarabono: 15 fr. fr. Petu provekzempleron al Merigot, 13 rue Clovis Hugues, Paris XIX.
NIA POŜTO
10 662. — Ni neniam konsentas doni firman promeson pri utiligo de materialo ĝis iu difinita tempolimo, precipe se tiu materialo estas literatura k ne malaktualiĝas. Estus alia afero, se ni speciale mendis ĝin. Pripensu, ke ni havas multegajn kunlaborantojn en tuta mondo k la amplekso de “S-ulo” k “LNE” bedaŭrinde estas tiom limigita!
1390. — Ni intencas uzi vian manuskripton en la scienca parto de “LNE”. Red.
KORESPONDADO
AŬSTRIO K-dino Josefine Kastner, Bahnhof-Buffett, Laa a. Thaya, kĉl, PI, bfl. Resp. garantiata.
ĈEĤOSLOVAKIO — Grupo de filatelistoj interŝ. kĉl, PM. Sovetianoj sendu multnombre! Adr.: K-do Franz Kratzer, Flurengasse, 463, Neustadt a. T. Resp. garantiata.
FINLANDO K-do Emil Josefson, Sofiankatu, 6-a, ovi 19, Turku, kĉl, L, PK.
GERMANIO K-do Francisko Moravec, Gross-Ottersleben, Bez. Magdeburg, serĉas K-dinon aŭ K-don, kiu ĉefe lin helpu en la movado. — Gemembroj de LEA koresp. pri div. temoj, kĉl, L, PI. Adr.: K-do Paul Klemm, Hugostr. 43/I, Bottrop/W. — Resp. garantias 15 026. K-do Ernst Wollina (22 j.), Müllerstr. 40, Berlin N 65, kun Gek-doj el ĉ. landoj, precipe el Ameriko, Afriko, Japanio, Ĉinio k Hindio, PI. K-do E. Glöckner (juna komponisto), Güntherstr. 9, Leipzig W 33, serĉas seriozajn koresp-antojn. K-do Gerhard Friedrich (21 j.), Str. 150, Arnsdorf/Rsgb., kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK. Resp. garantiata. — 10 viglaj geknaboj koresp. kĉl, L, PK, PM. Skribu multnombre! Resp. garantiata. Adr.: Fritz Kramer, Altenburger Str. 93, Lunzenau/Mulde.
HISPANIO K-do Jaan Vila Mensa, Carretera Rellinas 44, Tarrasa, kĉl.
HUNGARIO — Du amikoj koresp. kun nur K-dinoj ĉl. Adr.: E. Rack, Deak-Ferencz-u. 63, Ujpest.
POLIO K-do D. Halbreich ĉe S. Glaser, Chrzanów [?], pri div. temoj, kĉl. Resp. garantiata.
SVEDIO — 22 K-doj koresp. kĉl. Adr.: K-do Bertil Nykvist, Ransberg, Ransäter.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La socipolitika stato en Hispanio | 145—146 |
| La kapitalista “raciigo” en Germanio | 146 |
| Enketo pri Sovetio | 146 |
| Liberio — Ekzemplo pri hipokrito | 147 |
| Usono koloniigas Eŭropon | 147 |
| Zigzagaj notoj el Usono | 147 |
| La klasbatalo tra la mondo | 148 |
| Kiel pasigas senlaborulo la tempon? | 148 |
| Mi volas scii… | 149 |
| La kolektivigo en U.S.S.R. laŭ Fedor Gladkov | 149—150 |
| Respondo al artikolo | 149 |
| Ĉe nia interna mondo | 150 |
| Virinoj, viroj k la modo | 150 |
| Tra Esperantio | 151—152 |
| Korespondado | 152 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 332, 12-a de februaro 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
7-a JARO, N-o 332 — LEIPZIG, 12/2. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE
LIBERTEMPA VOJAĜO EN FAŜISMUJON
Kiel laboristo povus pli oportune eluzi sian mallongan libertempon ol per vojaĝo en fremdajn landojn por konatiĝi kun aliaj popoloj k ties vivkondiĉoj, por studi alilandajn cirkonstancojn k politikon? Veturi en landon de l’ konstruota socialismo, en Sovetion, kiel multaj, ja ĉiuj el ni dezirus, pro la troa distanco bedaŭrinde estas maleble. Sed ekzistas pure kontraŭsocialisma lando, kiu ne pli malmulte interesas proletojn: Italio — k tien vojaĝi ni decidis.
Ĉe la limo nia unua rigardo trafis amason da soldatoj, ĝendarmoj, armitaj faŝistoj: ni estis en lando de militistarego. Oni kontrolis niajn pasportojn, traserĉis nian pakajaron k ni enpaŝis Italion, kiun ni nur post du semajnoj forlasis. Dum tiuj du semajnoj ni tramigris la belegan montaron de la “Dolomitoj”, vizitis Venecion, parolis kun italaj laboristoj k iom observis la faŝisman regadon. Nin ravis la belo de regionoj, kiujn ĝenerale nur vidas riĉuloj. Aŭtomobiloj, luksaj hoteloj, muziko, pompaj marfestoj — ĉio tie servas por malmultaj homoj k pro tio samtempe armeo da proletoj devas laboregi en fabrikaj karceroj.
Sur la altaj montoj oni emas ekforgesi la mizeron de la urboj, oni admiras la pejzaĝon, ripozas, revadas. Kutime oni sur montpinto enskribas en libreto sian nomon, naciecon ktp. Tiuokaze ni kelkfoje rimarkis la literojn SAT k unue miris pri tio, sed ili signifas “Società degli Alpinisti Tridentini” (Societo de Alpturistoj Tridentinaj). Do ekzistas ankaŭ aliaj “SAT”-anoj en la mondo. Ni ne preterlasis la okazon, protesti kontraŭ la faŝismon k enskribis itallingve “Vivu la socialismo!”, “Vivu Mateoti!”, eĉ sur la plej alta dolomitmonto “Marmolata”.
En la montaro ankoraŭ ĉie estas konservitaj postsignoj de l’ milito: tranĉeoj, pikdrataj bariloj, grenadaj splitoj, kartoĉoj, eĉ putriĝintaj uniformoj k ŝuoj. Kelkloke oni renkontas
[BILDO p.1 | 31,45,68,67] Karikaturo: la kolera vizaĝo de Musolini super mapo de Italio, kies marbordoj estas ĉirkaŭitaj de muroj kiel malliberejo. Subskribo: La Itala Malliberejo
pafdetruitajn kabanojn aŭ jam rekonstruitajn novajn. Vespere alvenas montgrimpantoj la kabanojn, manĝas, amuziĝas, trinkas ruĝan vinon k eble — volas kanti. Sed, ho ve, en la gastejoj estas malpermesite kanti (ni vidis surskribojn) k se foje iu gastejestro escepte toleras kantadon, li nepre ne permesas iajn germanajn kantojn. Turistoj el Bocen (Bozen) kantis en kabano, sed la kabanestro, kvankam mem germano, ĉesigis ilin¹. Mi ja bedaŭras, li diris, sed povus preteriri italo . . . Tio estas la faŝismo.
¹ Italio aneksis post la milito la aŭstrian provincon Sud-Tirolio, kie loĝas 120 000 germanoj. La itala reĝo promesis aŭtonomion al tiu provinco, sed poste la faŝistoj subpremis la germanojn, fermis ĉiujn germanajn lernejojn ktp. Apelacioj al la Ligo de la Nacioj restis senrezultaj.
Tamen ni alifoje eĉ kantis esperant-lingve la rusan Volga-kanton “Ruĝa flamo” k oni aplaŭdis nin, ĉar neniu konis tekston aŭ melodion. Oni rakontis al ni, ke germanaj junuloj ĉiudimanĉe suriras montojn k tie kantadas, ĉar en la urbo ili ne havas okazon por tio. Gepatroj mem instruas siajn infanojn germane; eĉ ne ekzistas privataj germanaj lernejoj k la registaro ankaŭ provis malpermesi germane preĝi. Sed kiu protestis kontraŭ tiaj persekutoj de nacia konfeso?
Kion alian povas konstati vojaĝanto pri la faŝisma reĝimo? En ĉiuj publikaj ejoj pendas bildoj de Musolini, ĉie oni vidas gardostari “nigraĉemizulojn” k multaj civilpersonoj portas faŝisman insignon. Estas ja la solvo de l’ senlaboreca problemo en Italio, ke tiu nombro da homoj, kiu estus senlabora, surhavas faŝisman uniformon. Per tio la ŝtato edukas obeulojn k ŝparas subvenciojn. Mi parolis kun fervojisto, kiu diris, ke oni ne devigas laboristojn aliĝi al la faŝisma partio aŭ sindikatoj; fakte la pli maljunaj ne aliĝis, sed precipe junuloj. Fervojistoj estas la plej bone pagataj (monate 1000 liroj), speciallaboristoj perlaboras 30 lirojn tage. Sed la amaso konsistas el helplaboristoj k ili ricevas pli malmulte. Ankaŭ ekzistas monsubteno por senlaboruloj, kompreneble tre modera, 5 liroj tage. (La vivkostoj postulas 20—30 lirojn tage.) Tamen la registaro time konsideras la kreskon de senlaboreco k ĉie aranĝas publikajn laborojn (kanaligo en urboj, konstruado de akvofortaj fabrikoj), nur por laborigi proletojn k eviti ties malkontentiĝon. Kiel oni diris al mi, kelkaj tiaj laboroj estas eĉ malnecesaj,
— paĝo 2 —
154 — SENNACIULO
supraje organizitaj ktp. En sudaj landoj laboristoj ja estas tre modestaj, ne konas pretendojn — jen laboras kelkajn tagojn k jen ripozadas sub la varma, reviga ĉielo . . . Alia klimato, alia kulturo.
Travojaĝante Italion, oni ofte demandas sin, de kie la faŝismo ĉerpas la kostojn por sia perforta, subprema sistemo — k la solvo de tiu enigmo estas, ke oni treege surŝarĝas la popolon per multspecaj impostoj. Se oni konsumas en gastejo glason da vino, se oni aĉetas ian ajn objekton, oni pagas imposton. Ekzistas sennombraj specialaj impostoj por alumetoj, por pianoj, eĉ por loĝejfenestroj k florornamo. Kritiko ja estas malebla k la regantoj povas laŭplaĉe fari financan politikon. Gazetoj estas nur tolerataj, se ili plenlaŭdas la registaron, opozicio tute mankas. Germanaj ĵurnaloj nur rajtas raporti pri tio, kio jam estas presita en italaj gazetoj. Estas malpermesite, kunporti eksterlandajn gazetojn, escepte la plej reakciemajn. Tamen socialistaj gazetoj sekrete cirkulas tra la lando . . . En Venecio mi vidis en elmontrejo la libron “En okcidento nenio nova” de Remark (Remarque), sed germanlingve. La itala eldono estis konfiskata; oni verŝajne opinias, ke scipovantoj de la germana lingvo ne estas politike danĝeraj.
Malgraŭ sia malkaŝa teroro la faŝismo ne kuraĝas konfesi sian laboristkontraŭecon. Ĝi eĉ ne ĝenas sin, nomi sin “La Italio de libero k laboro”, kiujn vortojn mi fakte legis sur dekreto por komunuma konsilanto. La sola merito de la faŝismo estas, ke ĝi forigis la tipan italan malordemon, ke nun la fervojoj trafikas akurate k. s. La faŝismo estas la lasta elturniĝo de la kapitalista klaso antaŭ sia detruiĝo, la malespera rimedo por eviti aŭ almenaŭ prokrasti la decidan klasbatalon, ĝi aspektas kiel kvazaŭa socialismaĉo en kapitalisma formo. Sed la eksperimentantoj ne forgesu tion: Ju pli perforte iu regaĉa sistemo subpremas la proletaron, des pli facile povas eksplodi ribeloj; ju pli firme la potenco koncentriĝas en la manoj de l’ burĝaro, des pli subite k neatendite ĝi eble foje transiĝos en tiujn de atakanta laboristaro.
F. S. (16 462).
Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ
(2. daŭrigo. Vd. n-ojn 327, 330.)
Agoj de la diktator-kontraŭuloj
La studentoj. La plejmulto de l’ studentaro, preskaŭ ĉiuj, estas burĝidoj. Ili ne silentis pri la agado de l’ diktatoro. Ili kuraĝe protestis k ofte striketis pro la ekzilado al plej bonaj profesoroj; protestis kontraŭ la enkonduko de nova religia studplano. Sed la diktatoro tute ne volis aŭdi tiajn protestojn; li silentis senhonte k plenumis siajn planojn. Tion vidante la studentoj unuiĝis k fondis revolucieman organizon. Tion malŝatis la diktatoro, kiu ekagis kontraŭ la studentaro, ekzilante la prezidanton de ilia asocio. Tiam disiĝis la studentoj; laŭdis Primon de Rivera la katolikaj elementoj, dum la revoluciemaj striketadis k ofte elpendigis ruĝan flagon sur la tegmento de l’ centra universitato.
La laboristoj. Inter la laboristaro pligrandiĝis la malsato. La ekonomiaj komisionoj diskutadis, sed ia sukceso rilate al salajra plialtigo neniam estis atingata. La malkontento kreskis iom post iom. La laboristoj malaprobe rilatis al tiu sub la nova reĝimo kreita organizo, en kiu samnombre estis reprezentitaj mastroj k laboristoj, kiu devus malebligi strikadon (vd. n-on 330). Ili ekstrikis malgraŭ la pafiloj de la civil-gvardio, malgraŭ konsiloj al pacemo de socialistoj, kies paroloj ne kuraĝigis al batalo.
La ĵurnaloj tute ne rajtis paroli pri strikoj aŭ aliaj revoluciaj konfliktoj; severega cenzuro malpermesis informi pri tiaj okazoj. Tamen en nordaj regionoj, ĉe minejoj, okazis strikoj de plurmonata daŭro. Poste plivastiĝis la strik-regionoj, k strikoj etendiĝis tra la tuta lando; ofte tiuj bataloj havis videble politikan karakteron. La situacio fariĝis pli k pli revoluciema.
Mezklasanoj k burĝoj. Ankaŭ la meza klaso troviĝanta en neenviinda situacio elmontris jam sian malamon al la diktatoreco. Dum la unuaj monatoj de ĝia regado ĝi laŭdegadis la diktatorajn agojn, tial ke Primo kuraĝis fermi la revoluciemajn sindikatojn ktp., sed ĝi konvinkiĝis lastatempe, ke ĝia vivnivelo konstante, senhalte plimalaltiĝas. Ĝi vidis ankaŭ, kiel kreskis la polic-salajroj, kiel la armitaj institucioj estis plinombrigataj, por kiu ĝi, la etburĝaro, estis devigata elspezadi impostmonojn plialtigitajn de tempo al tempo. Tiel ankaŭ la mezklasanoj estis ŝovataj pli k pli en la vicojn de l’ proletaro.
La situacio estas tamen pli komplika pro tio, ke inter la samklasanoj ne regas unuanimeco. Ofte ili estas malsampensantoj, kvankam la celo estas la sama, tiel en la proletaj medioj kiel ĉe la burĝoj. La fundajn kaŭzojn de tiu malamikiĝo mi ne kapablas malkovri: ĉu estas pro malsama edukado, ĉu pro malsama spirita disvolviĝo, ĉu pro malsama vivmaniero? Mi nur konstatas la fakton de l’ interbataloj inter ŝajnfratoj. —
Efika kontraŭdiktatora aganto estis Sanchez-Guerra, iama prezidanto ministrara k ĉiama konservativulo. Li estis ĉefo de revolucia movado kontraŭ la diktatoro. Kune kun artilerianoj li preparis k organizis tiun movadon, kiu estis frakasata en la jaro 1929. Sanchez-Guerra estis kaptita, kiam li vojaĝis per ŝipo al Valencio, por tie ekflamigi la ribelon.
Ŝajnas neeble, ke nur kelkaj ĉefoj k oficiroj de la armeo propravole pretigis sin por agi kontraŭ la diktatoreco, tial ke la diktatoroj certe leĝdonis favore al siaj samklasanoj. Sed tiuj malkontentuloj klare komprenis, ke la diktatoreco estis konstruita kiel luksa domo, por momenta ekbrilo k sen firma fundamento. Ili do antaŭvidis ĝian neprokrasteblan detruiĝon, kies konsekvencoj estus netakseblaj.
Aliflanke, Primo de Rivera akiris tutlandan famon pro siaj preskaŭ ĉiutagaj diboĉadoj. Ofte li aranĝis noktfestojn en la militministerio, kien li invitis amase virinojn, kie oni dancadis k trinkadis senlime k el kie la geriĉuloj foriris frumatene en plene ebria stato, dum la cetera loĝantaro de l’ lando suferadis k sufokiĝis en mizerego ne trovante solvon. (Finota.)
. . . Iom pli da objektiveco¹
(Al K-do 15 430)
Pri N. K. L. (rev. sindikataro) K-do 15 430 evidente malmulte scias, ĉar li diras, ke “ĝi mortis en la jaro 1923 pro la influoj de l’ anarkistaj teorioj”. Ĉu vi ne scias, K-do, ke N.K.L.-on fondis la anarkistoj en jaro 1910? Kiel do, se ĝi ĉiam havis anarkistan tendencon k havas brilegan historion, laŭ viaj propraj diroj, ĝi mortis en jaro 1923 pro tiu tendenco? Ne, K-do: N.K.L. mortis en 1923 pro la diktatoreco; vi mem tion jam diras en via artikolo! “La diktatoro(j) agis laŭ siaj promesoj k baldaŭ estis malleĝigataj la sindikatoj aligitaj al la N.K.L. . . .”
Nun unu rimarkigo rilate al la artikolo de SAT-ano 15 043 (en n-o 319): Ĉi tiu K-do ne parolas pri N.K.L. en jaro 1923, sed pri la stato de tiu organizo en 1930, kvazaŭ la anarko-sindikatistoj k la respublikanoj el “Respublika Frateco” “laboras sekrete por disigi k forteni la nekonsciajn proletojn de l’ sindikato . . .” Se kelkaj anarko-sindikatistoj, tion faris, tio samsignifas, kiel se iu liberpensulo agus kiel iu fervora katoliko: li povus nomi sin liberpensulo, sed ne estus tia . . .
14 884.
¹ Vd. n-on 327 de “S-ulo”.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 155
LA KOLEKTIVIGO EN U.S.S.R. LAŬ FEDOR GLADKOV
(2. daŭrigo. Vd. n-ojn 330, 331)
Malfortaj Punktoj
Kiaj kotaj kavaĵoj, kiaj danĝeroj malhelpas la normalan kreskadon de kolektivig-movado? Kiaj estas la malsanoj, kiuj diserigas la organismon de tiuj ekonomiaj asocioj?
Jen estas maltrankviligaj demandoj, kiuj necesigas tujan k realistan solvon. Se decidigaj rimedoj ne estas alprenataj kontraŭ tiuj malbonoj, se oni ne batalas obstine kontraŭ la danĝeroj, kiuj pendas super la kolektiva ekonomio, se oni estas indiferenta al la afero, ni baldaŭ konstatos la diseriĝon de la kolĥozoj, eĉ de la plej solidaj k maturaj.
Necesas, unue, koncentrigi sian atenton sur la labororganizadon. En la kolĥozoj de la norda Kubano ĝenerale mankas la laboro laŭ vicaj grupoj. La “brigadoj” eklaboras kiel brutaroj, k ili restas ĉe la tasko de l’ antaŭkrepusko ĝis la matenruĝo.
Estas multaj laboristoj, tamen la produktokvanto estas sensignifa. La homoj, dum la laboro, sin embarasas k sin malhelpas unu la alian. La troaĵo je manlaboristoj sekvigas malegalan interdividon de la tasko.
Multe da mallaboremuloj senkuraĝigas la aliajn. Multaj estas tiuj, kiuj ne iras al la laboro, drinkas, erarvagas en la stanico, suferas sub la influo de malamikaj elementoj. Inter tiuj senokupuloj k tiuj drinkuloj rekrutiĝas ĉiuj fuŝuloj: bruligantoj, kriegemuloj, volontuloj por noktaj atencoj kontraŭ la agemaj aktivuloj; ili estas la nekonataj krimuloj, kiuj ĵetas ŝtonojn en la rulaĵojn de la draŝiloj, stumpigas la ĉevalojn k frakasas la maŝinojn. Kiam ekzistos la interpartigo de la tasko po laboristgrupetoj, firma k rigore kalkulata interpartigo, la kontrolo super tiuj homoj estos facila k vigle atenta; la disciplino estos observata sufiĉe neŝanceleble.
Kompense, tiu tuta malordo, tiu tuta neinterligita interpuŝiĝo rezultigas, ke la labordisciplino estas multege tro malsevera. Ĉio iras laŭ sia propra impulso, sendirekte. Se oni encerbigas al ili forlasi la laboron, oni senzorge ĉesas k oni foriras hejmen; krioj de brigadestroj k de la delegitoj ne sukcesas rekomencigi la laboron. Kaj oni miras: sed kial, tiuj homoj laboras tamen? Kio kunligas ilin al la maŝino? Ĉu ne estas la sezona instinkto de la plugisto? Tiu supozo kaŭzas samtempe ĝojon k malĝojon.
Ne scii la laboron raciigi, la kompleta senpovo de la industriaj laboristoj sendataj en la kolĥozojn, ne sukcesantaj enkonduki ion, kio similas reguligon, fortoŝparon, ne povantaj praktike utiligi sian sperton en la fabriko akiritan: jen estas la fundamenta malvirto de la laborprogreso ĉe la kolĥoz-loĝantoj.
La plejmulto el tiuj homoj vivas por interesoj de egoisma konsumado. Iliaj aspiroj havas solan bazon: donu al mi, unue, tion, “kio estas al mi ŝuldata”, k ili forkondukas kun si, malgraŭ ĉiu kontraŭstaro, sian parton en siajn garbejojn. La akiremo subigas k diserigas pli ankoraŭ la komunanaron, kiu estis kreata.
Sekve de la manko de labormetodo, la nombro de l’ jungilaro (ĉevaloj, traktoroj) estas malgrandega. Tial, la interligo en la laboro ofte rompiĝas. La ĉevaloj estas lacegigataj; pli ol la triono de l’ traktoroj ne funkcias (detruataj elektrokandeloj, neniaj anstataŭaj pecoj). La en la kamparo rikoltita greno estas malorde lokata k ne gardata. La brulego de stoplokampoj estas kutima okazo. La draŝo malrapide progresas; la grenprovizumo testude iras. Oni havas impreson, ke, sekve de la escepta rikolto en tiu ĉi jaro (1930), la terkulturistoj ne finlaboros super la grenamaso; ŝajnas, ke tiu ĉi premegos ilin k ĝi putriĝos sur la kampoj.
Jen, favoraĵo, kiu falas sur nian kapon, ironias ili malkontente; de kie povas tio veni? Kion ni faros pri tiu lavango?
Ili ne scias kion fari kun tiu grandega riĉaĵo, k ekkonfuziĝas pri ĝi. Se ekzistus severa k inteligenta interdivido de l’ taskoj, se ekzistus bona interligo en la laboro, tiu tuta grenamaso estus engarbejigata k liverata al la ŝtato dum la templimoj de la plano antaŭkalkulitaj. Tial, estas tre kompreneble, ke oni timas, ĉu la aŭtunaj plugadoj k semado ne estu fuŝataj.
Konsekvence, la avangard-brigadoj estas tro malmultaj; en kelkaj kolĥozoj ili tute ne ekzistas. Ne malofte oni akceptas malamike la organizantojn de tiuj brigadoj. La socialista konkura fervoro estas malofta okazaĵo. Oni konstatas ĝin nur inter la loĝantoj de la plej disciplinitaj kolĥozoj.
Se oni konsideras la kvoton da greno, post la draŝo rikoltata, proporcie al la greno uzata por la semo, k se oni komparas la kolĥozojn kun la privata ekonomio, estus tiu la lasta, kiu superas.
Eĉ, se estas en la laboro la faktoro: maso, ĝi efikas kvante k ne kvalifike; efiko de malenergio, bridanta ĝis la plej malviglaj ritmoj. Oni ne faras mas-aktivecon kun tiuj amasoj; la komsodoj (komitatoj por helpo al la kolĥozoj), en la plej multaj stanicoj estas neaktivaj; la kvartal-kunvenoj ne okazas. Plej ofte la planoj estas pritraktataj inter la muroj de la vilaĝa soveto aŭ de la ĉelo. Sekve de l’ malforta grado de disciplino ĉe la partianoj tiuj planoj ne estas konigataj al la kvartal-loĝantoj. Ne estas kultura, politika, eduka aktiveco; tamen la viroj de la kolĥozoj sopiras multon scii, ili volus esti plene informataj pri la politika k ekonomia vivo de la lando. Ofte la partianoj mem malfidindigas la novajn oficistojn, kreante ĉirkaŭ ili atmosferon, en kiu estas penige labori.
— Vi, vi venas por ricevi salajron, oni diras al ili, dum la popolo aprobas. Vi bezonas nur labori tiel, kiel vi volas. Koncerne nin, ni ne volas penegadi senpage, ni volas ankaŭ ion gajni. (Daŭrigota.)
Trad. de la Alĝera Esperantista Grupo.
Ĉu “S-ulo” povas plenumi sian taskaron kulturan-klerigan
vere kontentige, se ĝi daŭre devas aperi nur en la nuna amplekso? Gek-doj! Por pli potence voki, admoni, konstruadi, por krei fortan bazon, solidan fundon, k plenumi ĉiujn taskojn antaŭ ni starigitajn. “S-ULO” DEVAS ESTI 12-PAĜA!
Ankaŭ ci, K-do, certigu ĝian progreson per konstanta varbado de novaj abonantoj!
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Batalo de senlaboruloj en Aŭstralio
En la urbo Darvin, en Norda Aŭstralio, la senlaboruloj hisis la ruĝan flagon sur la registaraj konstruoj, kies oficejojn ili okupis. Ili deklaris, ke ili tenus okupita la registarejon tiom longe, ĝis oni havigus al ili laboron.
Larmgaso kontraŭ senlaboruloj (Usono)
En la centro de la urbo Oklahama pli ol 700 senlaboruloj atendis je 20. januaro la rezulton de atako farita de aliaj 300 senlaboruloj al spicejo, kiu estis elrabata. Ĉiuj deziris ricevi iom da nutraĵo. Forta polica taĉmento estis alvokata, kiu aplikis larmgasajn bombojn por dispeli la amason. 60 laboristoj estis arestataj k gardataj en la malliberejo de multnombraj policistoj k fajrobrigadistoj, kiuj mal-
— paĝo 4 —
156 — SENNACIULO
helpis, ke la amaso liberigu ilin. En la ŝtato Arkansas la mizero estas precipe akra pro la kotona misrikolto de l’ pasinta jaro. La vivteno de l’ duono de la tiea loĝantaro dependas de la koton-kulturo. Laŭ D. T. (Per 3398)
La balotoj en Hispanio prepariĝas sub la teroro
En Barcelono estas arestitaj dum kunveno en la sidejo de l’ Respublikana Centro 23 delegitoj de ruĝaj sindikatoj; ili estas akuzataj antaŭ tribunalo esti farintaj decidojn interkonsente kun la malpermesitaj sindikataj organizoj.
Pro la kreskanta agitado de l’ studentoj kontraŭ la monarkio la registaro fermis denove la Madridan universitaton. Studentaj manifestacioj estis dispelataj de la polico. La registaro agas tiom rigore kontraŭ la studentaro, ĉar la profesoroj deklaris sin solidaraj kun la ribelantaj studentoj. P. M.
Sukcesa striko de svisaj fervojistoj
La Svisa Federacio de Fervojistoj kondukis en decembro 1930 sukcesan strikon. La personaro de l’ restoracivagonoj ĉesigis la laboron je 19. decembro por akiri kontrakt-reguligon de l’ laborkondiĉoj. Depost la unua tago la trafiko de l’ restoraci-vagonoj estis komplete interrompita. La kvinan tagon jam, post kiam la organizo estis elpagita en la antaŭa tago la pagotan salajron, la kompanio komencis kapitulaci. Traktadoj okazis; sed nur je la oka striktago akordo estis atingita k la 27-an de decembro la kolektiv-kontrakto subskribita. Laŭ “ITF-Bulteno” (jan.).
La sorto de l’ politikaj malliberuloj en Polio
La laborista gazetaro okcidenteŭropa, k parte ankaŭ burĝaj gazetoj liberalaj, raportas detalojn pri la teror-reĝimo en Polio k speciale pri la terura sorto, kiun suferas la politikaj malliberuloj en la karceroj de Pilsudski. Ĉiu opinio malplaĉa al la faŝistaj regantoj estas persekutata; la laboristaj organizoj estas minacataj de ruiniĝo. La milicanoj de Pilsudski neniel malsuperas la nigraĉemizulojn de Musolini en la arto elrabadi k detrui sindikatajn k kooperativajn domojn. Ĉiu laboristo, kiu estas suspektata ne admiri la marŝalon, estas “konvertata” per kolbobatoj. Eĉ en la plej nigraj tagoj de l’ carista reakcio la poloj ne suferis tiajn persekutojn kiel en la hodiaŭa “sendependa” lando. Laŭ diversaj fontoj.
KIU INVENTIS LA KINEMATOGRAFON?
Je la 12-a de decembro 1930 la urbestro kune kun la urbkonsilantaro k aliaj eminentuloj de Lidz (Leeds) malkovris bronzan signon, enmetitan en la muro de iu Lidza konstruo, por la memoro de Ludoviko Amato Aŭgusteno Leprens (Louis Aimé Augustin Le Prince), kiu sur tiu loko iam luis laborejon, en ĝi eksperimentis k fine inventis la kinematografon.
Leprens naskiĝis en Metz je la 28-a de aŭgusto 1842. Li edukiĝis ĉe la Kolegioj Burj (Bourges) k Sen Lui (St. Louis) en Parizo, k poste studis ĥemion k fizikon ĉe la Lajpciga Universitato.
[BILDO p.4 | 38,40,55,57] Portreto de Louis Le Prince: barba viro kun malhela hararo kaj biciklokravato.
Li venis al Lidz en 1866, sed reiris Francion je la komenco de l’ francprusa milito. Poste li estis sieĝata en Parizo. Revenante Lidzon post la militfino, li starigis artkolegion, en kiu li precipe specialiĝis pri kolorfotografaĵoj.
En 1870 Edvardo Muibriĝ (Muybridge) sukcesis fotografi la movojn de konkurs-ĉevaloj, sed li faris tion uzante dudek fotografilojn. Tiu sukceso instigis Leprens eksperimenti, ĝis en novembro 1886 li ricevis usonan patenton n-o 376 247 por “metodo k aparato por produktado de moviĝantaj fotobildoj”. En januaro 1888 li ricevis la patenton britan, k poste aŭstran, belgan, francan k italan. La aparato estis la unua, kiu per unu lenso povis fotografi moviĝantajn objektojn; komence ĝi prenis 12 fotetojn ĉiusekunde, sed poste ĝis 20.
Samtempe li inventis elektran projekciilon, k per ties helpo la unuaj filmbildoj vidiĝis projekciitaj sur ekranon. En aŭgusto 1890 li veturis Parizon por prizorgi aferojn rilatajn la inventon k lastfoje estis vidata je 16-a de septembro, kiam li envagoniĝis por viziti fraton en Diĵono. Depost tiam oni neniam plu vidis lin, k lia malapero restas tuta mistero.
L. B., Leeds.
Pri la konfeso de Mikaelo Bakunin
(el la Petropaŭla fortikaĵo al caro Nikolao la I.)
A. S. (10 580)
Post fiasko de la germana respublikana movado en 1848 estis kaptata Bakunin de la prusa ekzekut-soldataro. Li estis submetata al detalaj esploroj. La saksa juĝistaro kondamnis lin kiel kulpan pro perfido al regno je mortpuno. Sed la tiama venka aŭstra registaro de Francisko Jozefo postulis lian elliveron pro la intima rilataro kun la ĉeĥaj revoluciuloj k lia aktiva partopreno al la bataloj en Prago dum 1848. Bakunin estis fitransportata al Olmic, denove esplorata, denove kondamnata — ree je mortpuno. Kaj Bakunin eble estus perdinta sian 36-jaran vivon sur la remparoj de la fortikaĵo, se ne Nikolao la I estus anticipinta rajton pri la aventurulo k konspirulo, pri kiu oni delonge sciis, ke li depost 1840 iel partoprenis ĉiun renverseman movadon en Eŭropo.
Kaj ĉu la aŭstra registaro, kiu, kiel konate, helpe de rusaj soldataroj profitis la kronon hungaran, povis ne transporti la iaman artileri-oficiron de la caro (Bakunin) al la rusa fronto k lin enmanigi al ĝendarmoj de la ĉiopova?
Du monatojn Bakunin jam pasigis en la Petropaŭla fortikaĵo, kiam lin vizitis grafo Orlov, kiu en la nomo de l’ caro jenon sciigis: “La caro irigis min al vi kun jena komisio: Diru al li, ke li skribu al mi kvazaŭ klerikala filo al sia klerikala patro — ĉu vi do volas skribi?”
Post ioma tempo por pripensado Bakunin efektive konsentis k verkis Konfeson “proksimume en formo de poeziaĵo k laŭveraĵo”. Li, kiu neniel estis indulgita de samsortanoj, skribis jenon al la caro: “Cara moŝto, vi deziras, ke mi al vi surpaperigu mian Konfeson; bone, mi ĝin skribos, sed vi ja scias, ke ĉe konfeso neniu devas pentofari pro alies pekoj. Post mia fiasko restis nur unu trezoro al mi, la honoro k la konscio, ke mi perfidis neniun, kiu al mi fidis, k tial mi volas citi neniun laŭnome.”
Estas nekompreneble, ke iuj konsideris ĉi tiun dokumenton (la Konfeson) fatala, kiu “kvazaŭ minaca ombro postsekvis lin (Bak.) ĝis morto. “Plurfoje oni volis rilatigi tiun ĉi dokumenton (aŭ la minacon de ĝia publikigo) kun ŝajna hezitemo aŭ retiriĝemo de Bakunin. En 1863 dum la pola ribelo restadis Bakunin en Svedio klopodante ekflamigi la polan movadon. Jen oni pretigis broŝuron enhavonta la Konfeson, petskribojn k aliajn dokumentojn, kiuj “senmaskigu” Bakunin. “Ne longe poste — k Bakunin forlasis rapideme Svedion k interrompis la rilatojn kun la poloj.”
Pasis sep jaroj — meze de l’ german-franca milito okazis du malsukcesaj ribeloj en Marsejo k Liono, en kiuj partoprenis Bakunin. Jen ree oni konsideras preson por “morale ruinigi” Bakunin, kiu “timeme k tuje sin retiris”. Du jarojn poste — dum
— paĝo 5 —
LA LERNANTO — 2
Vi ne pripensis, ke por la posteuloj signifus konsolon, povi pluenlabori samcele kiel vi mem. Sola individuo estingiĝas, sed la komuna idealo neniam mortos. F. S., Vieno.
MATENE
Kia ĝojo estas en vekiĝo! Kia ĝojo estas por la kor’ Senti, ke radion de tagiĝo Ĝi renkontas klare, sen dolor’!
Dolĉa horo! Premas min nenio . . . Kie estas mia malgajec’? Mi satdormis k al la radio Nun ridetas, plena je viglec’.
Al agado! Kia ĝojo estas En esper’, kaŝata de la kor’, En espero, ke antaŭe restas Multe da vekiĝoj sen dolor’!
D. Ŝutov.
LINGVAJ NOTOJ
Antaŭ nelonge mi legis en Sennaciulo, ke iuj surpriziĝis, ĉar laboristoj lernante per la Ĉe-metodo spertas nenian malfacilon pro la vortoj korelativaj de nia lingvo. Nu, kiam niaj geinfanoj konfuzadis tiujn korelativojn unu kun la alia, mi uzis jenajn naŭ frazojn, per kiuj komencantoj havas eblon nepre distingi la vorton deziratan:
- Tempo informas ageman menson.
- Maniero instruita evitas laboron.
- Kvanto infinitezima ofendas mezuriston.
- Individuoj indulgas uzuriston.
- La loko inspiras entuziasmon.
- La kvalito invitas akcepton.
- Motivo inda almenaŭ laŭdiĝas.
- Posedo infektas eĉ saĝulon.
- Nedifinita pronomo indikas objektojn.
Klarigo: La komenciteroj kunigitaj faras la radikon de ĉiu korelativo; t. e.,
Tempo informas ageman menson Tempo i . . . . . a . . . . m . . .
Kompreneble la lernanto devas rediri la frazojn parkere k respondi taŭgajn demandojn. Ekz.: Kio informas ageman menson? Kio evitas laboron? ktp.
Post dekjara uzado mi povas garantii la anglajn frazojn same aranĝitajn por helpi la memorkapablon, sed mi nur prezentas la esperantajn por helpi alilingvajn instruantojn k komencantojn. Ni ankaŭ uzas similajn frazojn por instrui ĉiujn afiksojn, sed ŝajne estus pli bone, ke ĉiu instruisto faru siajn proprajn el vortoj aŭ esprimoj tre uzataj en lia urbo. E. A. Young, Panama kanalzono.
K-do 13 205 demandas: “Ĉu ‘kun’ aŭ ‘pri’ estas ĝusta en jena esprimo: Kiel estos pri la abio? Kiel estos kun la abio? en la senco: Kio okazos kun (pri) la abio?” Respondo: Ambaŭ formoj estas korektaj; eĉ pli ofte oni trovas ‘kun’ en tiuj frazoj ol ‘pri’ (kvankam ‘pri’ ŝajnas esti la pli logika formo).
Al K-do 10 677: “Sian” estas tute ĝusta en la frazo “Tre ofte patro mortigis sin k sian tutan familion” (ĉar temas pri la familio, kies ĉefo estas la patro, la gramatika subjekto en tiu ĉi frazo). Komparu pri tio la ekzemplojn sur paĝo 430 de l’ “Plena Vortaro”. L. L.
LA IZOLITOJ
(Laŭ Bobinska: Pioniroj)
Resumo de l’ antaŭaj ĉapitroj: Tri geknaboj (Vanka, Katka, Juk) estas senditaj el junpionira tendaro por serĉi knabinon, kiu forkuris en barko. Ili trovis ŝin sur insulo en mezo de granda lago, kien transportis ilin vaporŝipo, k celas ŝin rekonduki al la tendaro sekvantan matenon. Sed dum la nokto la kaptito ree forkuras per la sama barko, k la tri infanoj restas izolitaj sur la insulo, sen transportilo. Ili decidas doni fajrosignalojn al la tendaro k konstruas tiucele du lignoŝtiparojn.
Ŝi estas ĝoja¹ vidante la grandiĝantajn lignoŝtiparojn. Ne estas sufiĉe, laŭ ŝia opinio. Ŝi volus, ke la ŝtiparoj estu tiel altaj, tiel altaj kiel la abioj. Tiam, kiaj² flamoj! Vanka hakas per ĉiuj siaj fortoj kun persistego. Liaj nigraj haroj gluiĝas al la frunto; la ŝvito gutas de sur³ lia vizaĝo, li neniel pensas pri ekhalto. De tempo al tempo Katka k Vanka reciproke jetas al si mallongan rigardeton⁴, ili interkompreniĝas tre bone, ili ŝatas tiun ĉi laboron obstinegan k pasiigan.
Juk alkuris, li diris, ke barko estas videbla, sed tre malproksime.
— Ĝi estas meze de la lago k ne moviĝas, estas certe fiŝkaptistoj.
Ĉiuj tri kuras al la bordo fiksante en malproksimo la nigran punkton.
— Tro malproksime, konkludas Vanka, ili ne povas nin aŭdi nek nin vidi, eble ili alproksimiĝos poste.
Estas tempo anstataŭi⁵ Juk, Katka havas gardodejoron. Juk tranĉas arbetaĵojn, Vanka vicigas ilin en amasojn.
— Mi kredas, ke estas tempo por tagmanĝi, diras Juk, formetante sian hakilon, k li indikas⁶ per la mano la pozicion de l’ suno: ĝi staras jam tre alte, super la suproj de l’ pinoj.
La mizera stomako de Juk scias jam depost iomo⁷, ke estas tempo por manĝi.
Vanka anoncas ripozon de du horoj⁸. Unu amaso estas finita, la alia duone. Oni povas ripozi en plena trankvilo⁹.
Juk rigardas malgaje sian malgrandan porcion. Li rimarkigas laŭ bondiplomata maniero¹⁰: “Estas neeble, ke oni ne rimarku tiun ŝtiparon el la tendaro. Oni venos certe nin helpi¹¹ en ĉi tiu sama vespero.” Kaj li ĵetas elokventan rigardon en la direkton al la sardinskatolo.
— Ili povus bone difektiĝi ĝis morgaŭ, li aldonas prudente.
Vanka trankviligas lin; li alligos la skatolon
— paĝo 6 —
LA LERNANTO — 3
al ŝnureto k subakvigos ĝin — tiel ili ne povos putri. La malfeliĉa Juk eluzis siajn argumentojn, sed kiom li malsatas!
— Ĉu ci scias, Juk, diris al li Katka, anstataŭ diskutaĉi, ni prefere ekiru kolekti fragojn.
Oni trovis fragojn abundkvante¹².
Oni plenigis per ili du pokaletojn. Kian bonan manĝon tio donis!
¹ Aŭ: ĝojas. ² Ne: kiuj, ĉar ne temas pri iuj inter multaj, sed pri la kvalito, la speco de la flamoj. ³ Ankaŭ simple: de la vizaĝo (“sur” precizigas la pozicion de la gutoj). ⁴ Aŭ: ekrigardon. ⁵ Aŭ: deŝanĝi. ⁶ Aŭ: signas. ⁷ Aŭ: momento, ioma daŭro. ⁸ Aŭ: duhoran. ⁹ Ankaŭ: plentrankvile. ¹⁰ Aŭ simple: bondiplomate. ¹¹ Aŭ: je nia helpo. ¹² Aŭ: abunde, en abunda kvanto.
ANEKDOTOJ
La superruzulo
Homo, kiu opiniis sin tre saĝa, aĉetis keston da cigaroj. Li iris kun ĉi tiu kesto kun cigaroj al societo de asekuroj kontraŭ bruldomaĝo por asekuri ĝin. Tute trankvile li poste fumis la cigarojn k iris nun denove al la asekursocieto k postulis la pagon de la asekursumo. Oni rifuzis tion. Pro tio la ruzulo iris al la juĝejo k akuzis la asekur-societon. La juĝistaro kondamnis la societon laŭ paragrafoj pagi la sumon. Sed poste ĉi tiu societo akuzis antaŭ la sama juĝistaro la ruzan fuminton de la cigaroj pro forbruligo de asekuritaj objektoj. Kaj nun kondamnis la juĝistaro la superruzulon laŭ aliaj paragrafoj je la puno de trimonata malliberejo.
Trad. Alb. Burger (5861).
La ŝtonego
Kolosa ŝtonego kompakte, peze k trankvile kuŝis sur ia ebenaĵo. Estis dezirinde — eĉ nepre necese — ruli ĝin antaŭen. Ĉeestis ankaŭ multe da agemuloj, kiuj streĉis ĉiujn siajn fortojn tiucele, sed ili gardis diversajn
[BILDO p.6 | 13,67,44,81] Desegnaĵo: granda ŝtonego, sur kiu kuŝas aŭ grimpas malgranda homa figuro; ĉe la rando malgrandaj homoj.
opiniojn pri la direkto “antaŭen”. Granda parto el ili penis ruli la ŝtonegon orienten, dum alia parto insistis ŝovi ĝin okcidenten. Krome kelkaj apartemuloj obstine premegis kontraŭ la suda, respektive la norda flanko de la ŝtonego. Sekve de tia neprudenta agmaniero nur iam k iam ili sukcesis ĝin movi iomete, jen al la suno, jen for de la suno, tute hazarde laŭ la fortoproporcioj senĉese ŝanĝiĝantaj.
Subite eksplodis vulkano ĝuste sub la ŝtonego! Tuj ĉi tiu estis forĵetita je nemalgranda distanco al oriento, refalis sur ebenaĵon k — denove ĝi kuŝis kompakte, peze k trankvile.
Tiuj el la agemuloj, kiuj postvivis la naturan katastrofon, kune kun grandnombro da novuloj baldaŭ sin restarigis ĉirkaŭ la ŝtonegon k ekkomencis la lacigan kontraŭludon denove.
La kolosa ŝtonego ankaŭ havis nomon. Ĝi estis enskulptita kvazaŭ zono, proksimume jene: L a g r a n d a a m a s o i n d i f e r e n t a d e l a p o p o l o. W. Riedel (16 652).
Pastra ruzo
Pastro bezonas monon por malriĉa familio. Li havas grandan penadon por akiri la sumon. La aferoj ja funkcias malbone, k ĉe la adresoj, ĉe kies pordoj li regule, ne senrezulte alfrapis, li ne povas kuntamburi sufiĉon por helpi en la unuaj necesoj. Li eksentis ideon. La proksiman dimanĉon li predikos pri honesto k li finos per la vortoj: “Kun granda bedaŭro mi devas komuniki al vi, ke inter miaj ĉeestantoj sin trovas sinjoro, kiu ne estas tute honesta. Kiam celata sinjoro hodiaŭ deponas unu taleron (du k duonon da guldenoj) en la kolektujon, mi ne konigos lian nomon.”
Tiel okazis. Post la diservo la diakonoj trovis en la kolektujo tridek talerojn k krom tio guldenon paper-envolvitan, sur kiu staris skribite: “Mi havas ĉe mi nur unu guldenon, la restaĵon mi sendos morgaŭ.”
La pastro provizore atingis sian celon.
15 262 (T).
Trompita
— Ĉu vi ĉion konfesis? — pastro demandis al pekinto dum la konfesado.
— Ne, respondis ĉi tiu, — mi havas alian pekon ankoraŭ sur mia konscienco. Mi ŝtelis horloĝon. Ĉu vi volas akcepti ĝin?
— Mi? diris la pastro. — Kiel vi povas kuraĝi insulti min k mian sanktan profesion en tia maniero? Tuj redonu la horloĝon al la laŭleĝa posedanto.
— Mi jam proponis ĝin al li, k li rifuzis akcepti ĝin. Tial mi petegas vin preni ĝin.
— En tia okazo, diris la sensuspekta pastro, — mi povas doni pardonon al vi; sed vi devas sincere promesi ne ŝteli ion pli.
Baldaŭ post la foriro de la pentinto la pastro malkovris, ke oni ŝtelis lian propran horloĝon de l’ hoko, sur kiun li kutime pendigis ĝin, k li tiam komprenis, ke la malpia ŝtelinto proponis ĝin al li, sed li rifuzis akcepti ĝin . . .
KIEL MI FARIĜIS ESPERANTISTO
Dum la jaro 1924 mi ofte banis min en la banejo de l’ “Akva sportunuiĝo laborista”, ĉar mi estas bona naĝanto. Ankaŭ iun dimanĉon mi estis tie. Subite mi vidis fremdajn naĝantojn en nia banejo (Burgŝtetanoj). Kelkaj disdonis propagandilojn, kiuj sciigis pri esper-
— paĝo 7 —
LA LERNANTO — 4
anto. Ankaŭ estis vortoj sur ĝi, kiujn mi ne komprenis. Mi faldis k enpoŝigis la flugfolion. Malfrue mi estis en dancejo en Kosen (Cossen); tie mi vidis konatan K-don, kiu portis la verdan stelon. Demandinte pri la signifo de tiu insigno, li klarigis al mi la aferon. Tiam mi malfaldis mian paperon k serĉis. Mi trovis sur ĝi vortojn k frazojn kiel ekz. “Bonan tagon, vi simio.” Mi iris al li k diris tion. Subite li komencis fari grandan bruon, sed mi petis lin silenti. Li tiam demandis, ĉu mi parolas esperanton. Mi respondis germane, ke mi ne komprenas, sed nur legis la frazon sur la propagandilo, kiun mi ricevis de Burgŝtetaj esperantistoj. Li informis min tuj pri esperanto k nia movado k donis al mi la adreson de kursejo. Mi priparolis la aferon kun mia amiko Leman k ni decidis veturi tien. Ni lernis esperanton k ekkonis baldaŭ ĝian utilon. Bedaŭrinde mia amiko forvojaĝis pro laborŝanĝo k mi nun restis sola. Kun helpo de l’ Burgŝtetaj K-doj ni komencis fari kurson en Luncenaŭ (Lunzenau), kiu estis vizitata de proksimume 60 personoj. Pro mia laborŝanĝo mi ne ofte restis hejme k tial ne ĉiam estis informita pri la stato de l’ kurso. Fine, kiam mi demandis okaze amikon pri ĝi, li ridis k diris, ke la partoprenantoj estas 6 personoj.
Post nelonge tamen ni sukcesis fondi Laboristan esperantan grupon kun 5 membroj. Hodiaŭ mi preskaŭ perfekte parolas esperanton k ricevis pli ol 500 leterojn k poŝtkartojn el multaj landoj. Mia plezuro pro lerno de esperanto estas grandega. Mi alvokas ĉiujn K-dojn uzi k propagandi ĝin ĉiam k ĉie.
Fritz Kramer (8453).
POR NIA DISTRO
Solvoj el la antaŭa n-o:
Ju pli sincera la homo estas, des pli da malamikoj li havas. (7960)
Nomenigmoj
Trovu vort-partojn k kombinu ilin laŭ jena sube montrita maniero:
Kaj vi ricevos jenon:
- Vira nomo + rajdapartenaĵo — legomon
- Legomo + fortega besto — gloraman militiston
- Komenca ½ de vira nomo + granda ujo por fluidaĵoj — ajon, per kiu sin stulte k konstante venenas multaj
- Virina nomo + vorto similanta al “puro” — mov-pupon
- ⅓ de unu nuntempa angla ministro + unua homo — ŝtonet-rubon
- ⅓ de la sama ministro + parenco de konata profeto — migdal-paston
(10 996)
Ŝercenigmoj
- Kiam astrojn oni renkontas en la libroj?
- Kiam filozofo estas infano?
- Kiam ŝipoj promenas sur la pavimoj?
(1116)
Humoro
E m b a r a s a d e m a n d o
— Se la instruisto punis cin, ne estas por sia plezuro . . .
— Vi tamen ne volas diri al mi, ke estas por mia!
L a k o n t r a ŭ v e n e n o
— Mi aĉetis beletan tamburon al Toto por lia festo, k ci, kion ci aĉetos al li?
— Nu . . . trankvilon!
N e t r a n k v i l i g e
[BILDO p.7 | 50,30,93,47] Karikaturo: virino kaj viro sidantaj sur sofo en ĉambro kun pentraĵoj sur la muro kaj florvazo.
— Mia koro estas kiel torento tumulteca, kiu superbordiĝas!
— Ho ne! dankon! . . . Neniajn superakviĝojn ĉi tie! . . .
*
— Vi estis promesinta al mi, ke Rozinjo resaniĝus sekvante vian kuracmetodon, sinjoro doktoro, sed ŝi mortis.
— Dum kiom da tempo ŝi sekvis ĝin?
— Dum dek kvar tagoj!
— Tio ne mirigas min! Oni neniam aŭskultas min pli ol duone! Mi estis ordoninta al ŝi sekvi ĝin dum tuta monato!
N e c e s a
Mario: “Kion vi legas momente, Paŭlo?”
Paŭlo: “Fulmotondro, maljunulino, fermu la buŝegon k ne ĝenu min! Vi do vidas, ke mi studas la lernolibron: ‘La bona konduto’.”
M. S.
L a p l e j g r a n d a o v o
“Panjo, kies ovo estas pli granda, anserina aŭ kokina?”
“Kompreneble la anserina, ĉar anserino estas pli granda ol kokino.”
“Nu, tiam kuiru al mi bovinan ovon.”
F. N.
[REKLAMO p.7] Ĉiu K-do nepre legu k havu en sia biblioteko La Laborista Esperantismo la tiom kritikatan — laŭde k mallaŭde — verketon de E. L a n t i. SAT-eldono. 40 pĝ. Form. 11×17. Prezo: 0,40 mk. g. Administracio de SAT Leipzig O 27.
— paĝo 8 —
(Eldonkvanto 10 000 ekz.)
6-a JARO. N-o 2 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 12. II. 1931
La Lernanto
REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e ★ ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27
LABORKUNULO MORTIS
Tute subite ni eksciis en la oficejo, ke nia kolego K. ĵus estis mortinta. Neatendite, kiel fulmo el blua ĉielo nin trafis tiu sciigo k ni staris kvazaŭ ŝtoniĝintaj. Ĉu fakte li ne plu vivas, kiu nur antaŭ tri tagoj estadis inter ni, laboris k parolis kun ni? Jes, li jam suferis kormalsanon k de tempo al tempo dum kelkaj tagoj devis ripozi k refreŝiĝi; do ni ankaŭ nunfoje opiniis, ke li venontan lundon estus revenonta k neniu supozis tiun rapidegan morton.
[BILDO p.8 | 34,39,65,63] Infandesegno: knabino kaj knabo starantaj inter arboj kaj floroj, kun hundo kaj kato. Subskribo: «Infandesegno».
Se oni permorte perdas parencojn, oni ofte jam depost jaroj ne renkontis ilin aŭ eĉ ne ekzistis spiritaj interrilatoj kun ili. Sed kun la kolego ni komune pasigis ok horojn potage en la sama ejo k egale dividis la oficajn ĝojojn k afliktojn. Ni ankoraŭ vidas lin antaŭ ni sidanta ĉe la skribotablo, ni aŭdas liajn ŝercvortojn, kiujn li kutime uzis, k sentas lian esencon meze inter ni. Kaj nun imagi, ke li estonte tute forestos, ke lia konata vizaĝo neniam plu aperos en la enirpordo, ke ni atingos la unuan sabaton sen li k ĉesigos la semajnan laboron sen liaj spritaj eldiroj, el kiuj ĉiam aŭdebliĝis la ĝojo pri la libera dimanĉo — ĉu eblas tio?
Ankaŭ tiuj kolegoj, kiuj kelkfoje disputis kun li, nun funebris k eble pentis pro akraj interparoloj; la morto superis k forgesigis la opiniajn diferencojn. Ni memoras pri la planoj k intencoj de la mortinto. Unu rakontas, ke li volis aĉeti novan vestaĵon k nun li ne plu bezonas ĝin! Al mi li promesis, dum la printempa arboflorado kun mi suriri la monteton urboproksiman “Bisamberg”, ĉar li ja forte amis la naturon. Tio nun ne okazos. Kaj ni interkonsentis, foje viziti kinejon; kiel bedaŭros la neplenumeblon de tio mia edzino, kiu konatiĝis kun li dum prezentado de la sonfilmo “Blankaj ombroj”. Hejme mi pruntehavas libron de li, unu el la sentoplenaj skizoj de Laŭrids Brun (La feliĉa insulo de Van Canten), kiun verkiston li precipe ŝatis. Ĉio ĉi de li ankoraŭ vivas, kvankam la sorto kruele forŝiris lin de ni k lia trostreĉita koro por ĉiam ĉesis bati. Sed plej terure estas, ke la ekstera vivo ne rimarkas lian mankon k funkcias regule, laŭkutime. Ke trankvile la horloĝo tiktakas k la pendolo oscilas, ke la strata trafiko muĝas kiel antaŭe, tio efikas furiozige. Nun la suno hele brilegas sur burĝonintajn arbustaĵojn. Post semajndaŭra pluvetado hodiaŭ venis la unua bela tago . . .
Kara kunulo! Kiel domaĝe, ke vi ne estis kunligita kun iu socia ideo aŭ movado. Vi ja malamis la militon k eĉ malbone traktis vian malsanan koron por eviti, devi militservi; eble vi tiel iĝis malfrua milita viktimo. Vi ankaŭ simpatiis kun la socialismo, sed ne aktive partoprenis konkeri ĝin.
— paĝo 9 —
SENNACIULO — 157
NECESO DE LABORISTA SENNACIISMO
El la franca gazeto “Mondo” (Monde) ni tradukas jenon (temas pri la nuna ekonomia krizo): “… Sed nune, ni ankoraŭ plene estas en kapitalisma reĝimo. En tiaj kondiĉoj, kiel la laborista kontraŭstaro al mastrara atako estas ebla? kaj ĝenerale, ĉu ĝi estas ebla?
“Ni kredas, ke ĝi estas neebla en la kadro de tiu aŭ aliu lando. En la nuna situacio ĉiu nacia kapitalistaro povas pligrandigi sian merkaton nur batalprenante parton el la merkato de la kontraŭaj kapitalistaroj. Tion ĝi povas fari nur vendante malpli kare ol ili. Por tio ĝi devas, ĉu samtempe ĉu aparte, uzi tri solvojn: a) malpliigi la fabrikad-koston de la varoj (senpera atako kontraŭ la salajroj); b) raciigi la fabrikad-rimedojn (pli granda senlaboreco k sekve konsekvenca premo sur la salajrojn); c) praktiki la dumpingon subtenitan de monopoloj k super-dogantarifoj (ekspluatado al la aĉetantoj, salajruloj k. a.).
La laborista movado en ĉiu lando troviĝas antaŭ kruela dilemo: se ĝi rezistas pli ol tiu de la konkurencaj landoj, ĝi malhelpas sian mastraron efike konkurenci la aliajn k riskas pligrandigi la senlaborecon kompense je la elteno de la samaj salajroj; se ĝi volas eviti kreskadon de senlaboreco, ĝi devas, por ke ĝia mastraro povu konkurenci la aliajn, konsenti oferojn. Ambaŭokaze ĝi trafas malpli altan vivnivelon k laborkondiĉojn pli malbonajn. La firmigo de la salajroj kune kun pli granda senlaboreco, la pli granda nombro da senlaboruloj premos sur tiujn, kiuj laboros senpere (en la familio) aŭ pere (senlaborula helpkaso de l’ sindikatoj, de l’ ŝtato ktp.).
“La bildo estas pesimista. Ĉu ne estas alia elirejo? Ne en la kadro nacia.
“Sed pli efika kontraŭstaro estas ebla sur internacia skalo. Se ĝi estus organizata samtempe k interkonsente de la plej gravaj sindikataj konfederacioj, tiu kontraŭstaro metus la diversajn naciajn kapitalistarojn en samajn kondiĉojn unuj kontraŭ la aliaj. Neniu el ĉi tiuj povus argumenti pri la salajra malaltigo ĉe la najbaro por trudi la saman malaltigon al siaj laboristoj. Responde al internacia karteligo de l’ kapitalo oni devos starigi la internacian agadon solidaran de la laboruloj.”
Kelkaj vortoj estas necesaj por eltiri el tiu teksto iujn konkludojn. Ĉu vi ne rimarkas, kara K-do leganto, ke ĉiam, kiam temas pri la intereso de l’ laboristoj, oni vole-nevole estas puŝata sur internacian aŭ tutmondan kampon? Estas kvazaŭ gvidvorto: internaciaj rimedoj… internacia solidaro… internacia kunagado… ktp. Tial stariĝas la demando: ĉar ĉiam la laborista agado kontraŭ kapitalismo, ĉu ĝi estu atakema aŭ defenda, devas transsalti la landlimojn, por kio utilas al laboristaro ĉi lastaj?
Transsalti estas ja pli malfacile ol transpaŝi sur ebena kampo! Kial do la laboristoj defendus la barilojn k nur provus ilin malaltigi? kial tie, kie ili ne ekzistas, la proletoj batalus k sinoferus por ilin starigi? Estu for do ĉiu agado celanta defendi la naciajn apartiĝojn, kie ili ekzistas; ni rifuzu batali por krei novajn. Kontraŭproleta estas tiu agado.
Oni ne argumentu, ke ĝi malfortigas kapitalismon: ĝenerale tiu batalo por krei novan nacion profitas al iu kapitalistaro nacia kontraŭ alia. Kaj plie eĉ se ĝi, momente, sukcesus malutili al iu kapitalistaro, estonte ĝi malutilegus al realigo de socialismo. Por oportunaj nunaj celoj ni ne starigu sur nia vojo, jam tre malebena, novajn malfacilaĵojn.
Cetere, la solvo proponita de la redaktoro de “Mondo”, kiu estas pure
Por eviti la rifon!
K-doj! Pro reteno de nia mono en Moskvo SAT ŝuldas ankoraŭ nun al diversaj kreditoroj 50 000 francajn frankojn.
Ĉu tio signifas bankroton? Ne, certe ne! Ni ja posedas librostokon je valoro de 100 000 frankoj k sufiĉus, ke la K-doj provizu sin per bona literaturo eldonita de SAT, por ke baldaŭ ni povu pagi la ŝuldojn.
Ne prokrastu mendi la SAT-librojn! Agitu tiucele en la grupoj. Ne nur vi ebligos tiel al SAT eviti la rifon, sed vi helpos al vi mem perfektigi vian esperantan scion, instruadi vin k tiel plikleriĝadi, akirante tiujn ecojn, kiujn bezonas konscia proleto.
Atentu vi ĉiuj nian ardan alvokon! Petu prospekton ĉe la Administrejo de SAT!
la italaj movadoj — ree aperis la fantomo, je tria k lasta fojo.
Kial oni ne publikigis la Konfeson? (La dokumento troviĝis en la sekretfako de l’ ĉefo por la 3-a sekcio kancelaria de l’ iama caro en Leningrad, ĝi publikiĝis nur post la revolucio (en 1917). Ĉu ne estus facile al Bakunin aŭ liaj amikoj kontraŭagi dokumenton verkitan sole kiel rimedo por rehavigi la liberon por “denove tie komenci, kie mi devis ĉesi, tial ke oni min ĉi tien kondukis, nur per plia persisto, eble per plia singardo” — kiel li el malliberejo per kaŝa skribaĵo sciigis.
Tiu konfesdokumento — makiavela majstraĵo — estas la plej kompleta el la verkoj de Bakunin. Ĝi estas aŭtobiografio, sed fakte ja miksaĵo el poezio k vero. Tamen, tralegínte tiun emocian skribaĵon, — kiu ne resentus la maltrankvilon, la persiston, agemon, oferemon, ja emegon, kiuj instigis tiun revoluciulon suriri barikadojn, eksciti amasmovadojn, per ĉiu fibro akceli renverson, starigi novan socion por la bono de l’ laborularo?
La vivo de Bakunin estis fiasko. Ĉu? Li neniel venkis, lin frakasis la cirkonstancaro. Sed ĉu tiu arda agegulo (Herzen diris pri li: Mikaelo havas en si satanon; en la februar-revolucio en Francio diris Kosidier (Caussidière): ‘Kia homo, kia homo! En la unua tago de l’ revolucio li estas bonega, sed morgaŭon oni devus lin pafmortigi’) ne havis ion por diri al la subpremataro? Lia celado: la liberigo al la slavoj, la detruo al Aŭstrio-Hungario trafis relativan realiĝon en 1918. Kvazaŭ profetaĵo realiĝinta ŝajnas lia priskribo pri irenda[?] vojo por la rusa revolucio.
La tutslava problemo, pri kiu sin multe okupis Bakunin, irigis lin en 1848 al Prago, kie okazis la Slava Kongreso, kies ento estu unua provo je unuigo k interakordigo de l’ slavoj. Ĝia rezulto estis negativa.
“La Kongreso dismembriĝis en tri sekciojn: la norda kun la poloj, malgrandrusoj k silezianoj; la okcidenta kun la ĉeĥoj, moravianoj k slovakoj; k la suda, en kiu estis la serboj, kroatoj, slovenoj k dalmatianoj. Laŭ la origina plano de Palacki, la fakta inspiranto k gvidanto de l’ “slava kongreso”, la Kongreso konsistiĝu nur el aŭstriaj slavoj, la ceteraj estu nur allasitaj kiel gastoj. Se tiu limigo estis malaprobata tuj ĉe komenco de la Kongreso. La kunsidojn partoprenis ne kiel gastoj, sed kiel efektivaj membroj, multaj poloj el Poznanio, krome polaj elmigrintoj, kelkaj turkaj serboj k fine du rusoj: mi k ankaŭ ortodoks-kreda popo, kies nomon mi forgesis —.”
(Daŭrigota.)
ATENTU! En ĉi tiu n-o troviĝas la ALIĜILO al 11-a Kongreso de SAT!
— paĝo 10 —
158 — SENNACIULO
sennacieca, renkontas aliajn malhelpojn: inter ili ni citu la disdividon, en multaj landoj, de la sindikata lab. movado je pluraj organizoj plej ofte malamikaj inter si. Nenia efika agado estos ebla, ĝis la plej granda parto de la laboristaro tutmonda estos organizita en unu sola organizo. Ne gravas, ĉu apud tiu granda konfederacio sindikata staras kelkaj malgrandaj: kompleta unueco neniam ekzistos, sed relativa unueco estas ebla. Ĝi devas esti realigata en ĉiuj landoj. Tiu temo en Francio estas sufiĉe diskutata nun en laboristaj rondoj.
K. Ru. (835).
Ankoraŭfoje “Kial senlaboreco?”
Pri supra demando aperis en n-o 328 de “S-ulo” artikolo, en kiu mi post klarigo pri maltaŭgaj bataliloj kontraŭ la senlaboreco klarigis per tre mallongaj frazoj mian opinion pri tiu laŭ mia konvinko sola armilo kontraŭ la nuna mizerega krizo ekonomia. La klarigo de mia ideo estis tre konciza, tamen ĉiu pensemulo povas sufiĉe elĉerpi el ĝi k povas fari siajn pluajn konsiderojn pri ĉiuj tiaj rilatoj. Sub mia artikolo troviĝis noto de l’ redakcio, kiu enhavas duban opinion pri tiu mia ideo. Verkinte la artikolon mi estis certa, ke multaj SAT-anoj ne konsentas al ĉiuj miaj diroj, pro tio mi opiniis necesa malfermi diskutadon pri tiu afero, kiu estu por ĉiu (precipe nuntempe) nepre interesa. Kvazaŭ urĝas, ke ni akiru klaran bildon pri la ekonomiaj malsanoj k sanigrimedoj. Mi supozis, ke la redakcio nepre atentigus pri komenco de l’ diskuto tiuafera k ne nur aldonus tiun solan “dubo”-noton, kiu tute ne enhavas iun refutan sencon, sed nur kontraŭas mian ideon per unu vorto. Ni estu kritikemaj, sed nur tia kritiko valoras, kiu anstataŭas la kritikitan per pli bona opinio. Tial, Gek-doj, ĉar la redakcio ne alvokis, mi alvoku al vi: partoprenu en la diskuto pri tiu vere aktuala temo.
SAT-ano 6707.
MI VOLAS SCII…
Kial Sovetio fordonas mendojn al Francio k Italio pli ol al Germanio, kvankam en Germanio pli da kom.-partianoj ekzistas ol ie ajn?
Ĉu vere ankaŭ ĉiuj veraj gvidantoj scias k komprenas la moton: Proletoj de la mondo unuiĝu!?
Ĉu ankaŭ la proverbo konvenas, kiun oni aldonis mian vivovojon, por gvidantoj? “En la mondon alkutimiĝu, ĉar via kapo estas tro malgranda, por ke la mondo iru en ĝin.”
O. B. (16 365).
TRA ESPERANTIO
Opinio pri la opozicio
Mi ne estas komunisto, sed simpatianto al kompartio k Sovetio, kiujn mi ĉiam laŭpove subtenis k defendis. Mi tamen ne povas aprobi la starpunkton de la opozicio k precipe ne ties agojn. Riskante, ke la opoziciuloj ankaŭ min nomos revizianto, oportunisto k Lantiano, mi volas malgraŭ tio diri mian opinion.
Ĉiu, kiu iom kritike legis la publikigojn de la opozicio, ne povas ne rimarki, ke estas en ili malmultaj bone fundamentitaj argumentoj. Sed abundas asertoj senbazaj, diraĵoj neveraj, konkludoj eraraj. En “S-ulo” n-o 326 oni trovas etan kolekton da tiaj opoziciaj asertoj kun respondoj de la Direkcio, kiuj donas trafan, sed malĝojigan bildon pri la opozicia taktiko. En diversaj artikoloj de la opozicio troviĝas multaj aliaj similaj argumentoj (?), kiujn ĉiu sen peno povas refuti.
La fakto, ke la opozicio devas agi tiel, atestas pri ĝia interna malforto. Per patosaj vortoj k aplombaj asertoj ĝi klopodas impresi la SAT-anaron k kaŝi la malriĉon de sia argumentaro.
Mi konstatas, ke eĉ tiuj argumentoj de la opozicio, kiuj estas iomete principaj, estas facile refuteblaj, ĉar ili estas bazitaj sur eraraj premisoj. Eble iuj K-doj opinias, ke tiuj argumentoj pravigas la opozicion. Mi klopodos montri per kelkaj vortoj la malĝuston de tiu opinio.
Unu tia argumento estas, ke SAT forlasis la klasbatalan vojon k ke ĝi (la opozicio) volas rekonduki SAT sur tiun vojon.
Sendube SAT estis dekomence klasbatala organizo. Sed la grado de klasbataleco ne estas difinita k ne estas difinebla. Pri klasbatalo ja ekzistas ĉe diversaj tendencoj malsamaj opinioj. Tio, kion socialdemokrato nomas klasbatalo, estas laŭ anarkisto k komunisto io tute alia k tio, kion anarkisto nomas klasbatala, estas laŭ komunista percepto reakcia k la klasbatalo de komunisto k anarkisto estas malaprobata de socialdemokrato. Estas klare, ke pri klasbatalo ne ekzistas komunakceptita difino. Do, se SAT estus klasbatala laŭ komunista (opozicia) vidpunkto, la aliaj tendencoj en SAT havus pri tio tute alian opinion k venus opozicio de alia flanko. Se ni volas, ke SAT estu organizo, en kiu estas loko por ĉiu klasbatala tendenco, ĝi devas resti sur la meza vojo k ne povas cedi al la postuloj de unu tendenco.
Alia argumento opozicia estas, ke K-do Lanti propagandas en SAT siajn sennaciismajn ideojn, kiuj iel kontraŭas la starpunkton de politikaj partioj. Mi persone ne tute aprobas la sennaciismajn ideojn de K-do Lanti. Mi tute malaprobus — same kiel la Direkcio mem! — ke SAT propagandu sennaciismon. Sed ĉu ni tial devas malpermesi, ke K-do diru sian opinion pri iu afero laŭ sennaciisma vidpunkto? Ĉu SAT-organoj ne plurfoje enhavas ideojn, kiujn iuj el ni ne tute aprobas? Ĉu SAT estas partio, en kies organo nur unu opinio, nome la partia, povas esti esprimata, aŭ ĉu ĝi estas larĝ-starpunkta, ĉiutendenca organizo?
Kaj krome, se la opozicio opinias, ke estas nedezirinde, ke en SAT-organoj aperu foje notoj pri sennaciismo, ĉu ne ekzistas demokrata vojo por akiri eldiron pri tio de la tuta SAT-anaro? Ĉu ne eblas prezenti proponon aŭ rezolucion pri tio al SAT-kongreso? Ĉu por tio necesas starigi konkurencan gazeton, konkurencan libroeldonejon k kalumnii tiujn, kiuj dum deko da jaroj sinofere laboris por nia organizo?
Kiel ajn oni rigardas la aferojn, la agado de la opozicio estas k restas danĝera, malinda k al SAT malutila entrepreno. Kio okazos, se la nuna Direkcio estus forigita k pli “klasbatala”, pli “revoluciema” gvidantaro okupos ĝiajn postenojn? Oni nur bezonas legi la opozician organon por vidi, sur kiu vojo tiu gvidantaro promenos. La opozicio povas diri, ke ĝi ne volas komunistigi SAT; mi konstatas, ke eĉ se ĝi ne volus tion, la efektivigo de ĝiaj postuloj nur povas
[REKLAMO p.10] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 11 —
SENNACIULO — 159
rezultigi, ke SAT iĝos komunistema, unuflanka organizo. Mi opinias, ke tio utilus nek al SAT, nek al Komintern, nek al Sovetio.
G. P. de Bruin (670).
KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT
La sekretario de la Kontrol-Komitato, K-do L. Berĵe, komunikis al ni la dokumentojn pri elekto de tria membro en la K.K., je la loko de l’ eksiĝinta K-do Ĵanere (Jeanneret)¹. La kunveno de l’ Brusela SAT-anaro okazinta la 22. jan. estis elektrajta laŭ la Regularo de l’ K.K., ĉar ĝin partoprenis 18 aktivaj SAT-anoj el sume 27 troviĝantaj en Bruselo.
Post aŭskulto de la deklaroj de K-doj Ĵanere, Berĵe k Van Aelst k post diskutado la SAT-anoj ĉeestantaj daŭre reesprimas sian fidon al K-doj Van Aelst k Berĵe k elektas K-don Staelens (5895) kiel trian membron de l’ K.K. El 18 ĉeestantaj K-doj voĉdonis 12 por, 2 kontraŭ, ĉe 4 sindetenoj. La ĝuston de l’ voĉdono kontrolis K-doj Ĵanere (3012) k Gliner (Glineur) (469).
Ekzameninte la dokumentojn, ni deklaras la elekton regula k laŭorde farita.
¹ Legu komunikon pri tio en n-o 330.
En la plend-afero de K-do M. Oholiav (12 824), Novjorko, kontraŭ K-don J. Ker (1781), Denver¹, la Novjorka 3-membra esplorkomisiono metis la aferon antaŭ la membrokunvenon, kiu diskutadis ĝin dum 3 sinsekvaj semajnoj. Ĝi decidis fine per 7 kontraŭ 6 voĉoj², ke K-do Oholiav estas senkulpa.
El la leter-interŝanĝo inter esplorkomisiono k la koncernataj K-doj ni notas, ke Wasserman, kiu ricevis la leteron, sur kiu baziĝis la akuzo kontraŭ Oholiav, ne montris tiun leteron al la esplorkomisiono. Rifuzante tion, kio tre simpligus la prijuĝon, li ebligas suspekton.
¹ Vidu n-on 327. ² Laŭ alia fonto estis 6 kontraŭ 6 voĉoj, sed la prezidanto, K-do Bonesper (29), havis duoblan voĉon.
[REKLAMO p.11] Prof. D-ro FERD. SZERENYI — MALGRANDA TERBIBLIO. La plej grandformata eldonaĵo de SAT, presita sur luksa, glata papero, plurkolora; la kartoj klaraj, konvinkaj; la teksto originala, pensiga. Bela studilo por niaj Gek-doj! Form.: 26×36 cm. Prezo: 1.80 mk. g. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27 (Germ.)
“LA NOVA EPOKO” DEVAS VIVI!
Kun profunda ĉagreno mi legis, ke nia literatura gazeto estas en grava danĝero, pro perdo de proksimume 400 abonantoj (en Sovetio), k ke ĝi devos ĉesi aperi, se ĝis marto ne montriĝos rezulto de varbagado por novaj abonantoj. Mi pensas, ke tiu ĉi fakto ne nur min ĉagrenas k igas serioze pripensi, sed ĉiujn K-dojn, kiuj komprenas la gravan signifon de l’ ekzisto, krome la nepran bezonon de tia organo, kiu prezentas nefalsitan proletliteraturon en esp-o.
Ĉeso de “LNE” signifus elŝiron de l’ koro de la evoluanta prolet-literaturo esp-a, k ĉiuj K-doj, legintaj la fulmotondran sciigon en la red. angulo de “LNE”, ekkriis rekonsciiĝinte: “LA NOVA EPOKO” DEVAS VIVI!
Mi scias, ke la plej firma bazo por ĝia ekzisto estas sufiĉa kvanto da abonantoj; sekve devas komenciĝi forta agado por varbi novajn abonantojn. Bedaŭrinde en multaj landoj tio ne estas ebla, tie kie “LNE” sub div. pretekstoj estas malpermesita. Plej ofte oni deklaras, ke ĝi povas servi kiel komunista propagandilo k estas vanaj la klopodoj por pruvi, ke ĝi ne havas tian taskon. Sekve varbado povas okazi nur en liberaj landoj. Krome ankoraŭ estas rimedoj por plifirmigi ĝian financan bazon. Oni povas pensi pri plialtigo de l’ abonprezo. Kaj kio okazus, se ĉiuj[?] SAT-rondoj, en ĉiuj landoj[?], en ĉiuj urboj, en la sama monato aranĝus kultur-literaturan vesperon kun bona originala programo ĉerpita el “LNE”, k la netajn profitojn de tiuj vesperoj ili pagus en ĝian kason? Ekster Sovetio troviĝas proksimume 1000 lokoj, kie ekzistas SAT-rondetoj, k se la taskon plenumus nur 50%, poste kalkulante la plejan minimumon, ke la profitoj atingas ĉie nur la sumeton de unu jarabono, eĉ tiam konsiderinda sumo trafos la kason de “LNE”.
Mi proponas: La monato marto estu la monato de l’ originala prolet-literaturo esperanta, dum kiu ĉiuj SAT-rondoj aranĝu, en ĉiu jaro, kultur-literaturan vesperon, ĉerpante la programon laŭeble el esp. originaloj.
La vesperoj celas: a) kulturadon, evoluigon de l’ esp. socialista orig. literaturo; b) doni financan bazon por ĝia ekzisto. La neta profito servu por la perioda pliampleksigo de l’ literatura organo de SAT. Kie la aranĝo de tiaj vesperoj estas neebla tie en la sama monato la SAT-anoj faru monkolekton samcelan.
Mian proponon aprobos, mi pensas, ĉiuj seriozaj Gek-doj k agados jam en ĉi-jara marto por ne nur savi nian Revuon, sed eĉ havigi al ĝi anstataŭ 16 paĝoj ree 32. Certe la lokaj cirkonstancoj povas modifi mian proponon. Kie ne estas sufiĉe da lab. esp-istoj, la prezentoj estu aranĝataj nacilingve.
Mi petas akcepti mian proponon k fari marton la monato de l’ originala esp.-socialista literaturo por SAT.
EMBA.
LA SAT-STELO DUM 1930
1930 jam estas morta, k ni ĉiuj atendis la eble reekbrilegontan 1931.
Vere la pasinta jaro estis tia el malbrilo, malespero, malkonfido k kelkaj aliaj negativaj maloj. La peza vero de tio estas respegulita en la Protokolaro de la X-a SAT-Kongreso en Londono.
Sed inter la tondrobruoj mi rimarkis tre brilegan stelon. Mi dubas, ĉu aŭ ne tiel blindiga stelo antaŭe frapis la okulojn de ni SAT-anoj. Ĝi ankaŭ estas respegulita en la Protokolaro sur paĝo 10: temas pri la ciferoj pri kresko de SAT en Aŭstralio. 1929 — 1 SAT-ano en Aŭstralio; 1930 — 13 SAT-anoj en Aŭstralio.
Tralegu la tutan liston k vi konsentos, ke ĉi tiu malgranda, preskaŭ nevidebla fakto signifas grandan antaŭenpaŝon en la historio de SAT. Bedaŭrinde ne eĉ unu vorto sekvas por klarigi la misteron; dubemuloj trarigardu malnovajn SAT-Jarlibrojn. La laboron de iu SAT-ano por revivigi la SAT-arbon en Aŭstralio denaske ĉiam tre malsanan, mi ŝatus konigi al SAT-anio.
Estis maja tago en 1928; iu marista SAT-ano sur brita ŝipo iris kun multaj aliaj laboristoj al la publika parolejo sur bordo de l’ rivero Jara (Yarra) en Melburno (Aŭstralio). Tie li renkontis konatojn, ĉar ĝi estas lia gepatra hejmurbo, kie li loĝadis multajn jarojn. Alia nekonato rimarkis, ke la marista vesto portis la SAT-stelon. La nekonato demandis pri ido; ŝajne iu idisto faris propagandon en Aŭstralio. La rezulto de l’ konversacio estis, ke la nekonato interesiĝis pri esp-o.
Estis maja tago en la sama urbo 1929. La tiutaga procesio marŝis al la sama loko k ĝin sekvis la maristo-SAT-ano (nun sur alia ŝipo veninta), k ree samloke li renkontis la nekonaton, kiu jam sciis paroli esp-on. Vizitante poste dum monatoj aliajn aŭstraliajn havenojn, li propagandis la “lingvon de l’ internacia laboristaro”. En Novzelando li sukcesis mortigi la propagandon de iu idisto en ĵurnalo. Dum la dua halto de l’ ŝipo en Melburno nia SAT-ano trovis plurajn lab. esp-istojn, kiuj avide aŭdis pri la granda lab. esp. movado. En antaŭaj jaroj tieaj lab. renintoj[?] neniam aŭdis pri SAT: Aŭstralio estis pli malpli terorlando de SAT-vidpunkto, SAT-eldonaĵoj ne estis permesitaj k UEA-gvidantoj timis, ke interesatoj faru demandojn pri SAT.
Pli ĝuste ni taksas la laboron
— paĝo 12 —
160 — SENNACIULO
de l’ K-do maristo, eksciante, ke li malsaniĝis en Frimantl (Fremantle), survoje al Anglio, k la kuracisto atestis lin ne plu taŭga por maristlaboro. La ŝipkompanio ordonis al li resti en Sidnejo, kie li tuj tre vigle propagandis por SAT. Resume, tiu K-do zorgis pri tio, ke Aŭstralio troviĝu sur la landkarto de SAT. Kaj nun la Protokolaro respegulas tiajn plenentuziasmajn laborojn k atingojn de iu malsana SAT-ano. Kaj nun nia tasko devas esti fortiri el la vicoj de UEA multajn aliajn esp. laboristojn en Aŭstralio. Rimarku la taŭgon de l’ marista veno por propagandi por SAT; iru tial al la maristoj, se vi estas havenurbano k sciigu ilin pri nia movado!
Multajn aliajn propagandajn agojn de K-do 7472 (la maristo, kiun mi renkontis k pri kiu temas) mi povus priskribi, sed mi ne estas lia biografo. Sufiĉas diri, ke li nuntempe propagandas surŝipe k en britaj havenoj. Eble ekzistas aliaj SAT-anoj kun similaj kvalitoj. Ĉu ili ne meritas publikan mencion en “S-ulo”?
Elfosanto.
Kiel laboras junaj esp-istoj en Kiev (Sovetio)
Jam kvaran jaron sukcese laboras esp.-rondeto ĉe Kieva 6. Laborlernejo. Ĝi estas unu el la plej malnovaj esp. rondetoj en Kiev. Ĝi ligiĝis kun 38 landoj. Ĝi ricevis pli ol 3000 ekspozaĵojn (afiŝojn, ĵurnalojn ktp.); el Nederlando, Anglio, Germanio, Argentino ĝi ricevis florsemojn plantitajn en la lerneja ĝardeno, el multaj landoj kolektojn da sekigitaj floroj k mineraloj. Okazis standard-interŝanĝo kun germ. ministoj. Ankaŭ stariĝis firma ligo kun Dagestano (USSR), el kie estis ricevitaj valoraj objektoj. Niaj esp-aĵoj k ĉiuj aliaj ricevitaĵoj estis ekspozataj en Kieva Pedagogia Muzeo; kelkaj esp-aĵoj estis montrataj ankaŭ dum Tutsovetia Pedag. Ekspozicio en Leningrado. Tre vigle laboras ankaŭ 2 esp. rondetoj ĉe Infanurbeto “Leninsk” en Kiev. Dum mallonga tempo la kursanoj lernis esp-on k havas nun firman interligon kun pli ol 20 landoj. Por sia internacia laboro la rondetanoj ricevis unuan premion. Gvidas tiujn div. infan-rondetojn K-do D. Viktorov-Ĉeĥoviĉ (5627).
Marist-esperantistoj!
Post vizito al mi de eksterlanda maristo mi ekmeditis pri fondo de Internacia Marist-Esperantista Ligo. Jam funkcias grupo en Antverpeno, sed mi dezirus, ke en ĉiuj gravaj haven-urboj helpu K-doj disvastigi esp-on inter maristoj. Kun ĝojo mi anoncas, ke tiaj helpemaj K-doj estas nun en Amsterdamo, Zandamo, Dortreĥto, Antverpeno, Bristolo, Arĥangelsko k Sundsvall. De printempo ĝis decembro multaj ŝipoj venas en tiujn havenojn (k en Leningradon). Maristoj, kiuj interrilatos skribe kun mi, ricevos respondon. Skribu pri organizaj aferoj, vivkondiĉoj ktp. Adresoj: Amsterdamo: SAT-ano 12 715 (Barentzstr. 71, proksime al lignohaveno), K-do J. T. Kaptein, Insulindeweg 49, teretaĝo, orienta kvartalo; Zandamo: SAT-ano 15 474, Zuiddyk 306; Dortreĥto: K-do P. G. v. d. Plank, Jac. Marisstr. 57 rood; Antverpeno: Marista Hejmo, Ankerrui 20; Bristolo: K-do W. P. Reed, 626, Fishponds Road; Sovetio: Arĥangelsko — Marista Klubo; Svedio: Sundsvall — SAT-ano 12 574. K-doj maristoj, helpu nin por plidisvastigi esp-on k notu suprajn adresojn.
12 715.
TRA LA MOVADO — KRONIKO
Svedio. En Gotenburgo okazis dum nov. k dec. k komence de januaro kursoj laŭ Ĉe-metodo (20 lecionoj), gviditaj de f-ino E. Pähn el Estonio. Unuafoje tiaj kursoj okazis ĉi tie. La sukceso estis granda: 235 p., inter ili 35 geinstruistoj partoprenis. Nun oni aranĝos daŭrigajn kursojn gvidotajn de lokaj instruistoj. Aranĝinto estis la Esp. klubo de A.B.F. (Lab. kleriga asocio). Oni komencis per publika provleciono k finis per publika ekzameno bonsukcesa. La sukceso de tiaj kursoj multe dependas de l’ instruanto: f-ino Pähn meritas plej altan ateston; same la klubo pro sia vigla, ofte peniga laboro. Inter tramistoj okazas 2 kursoj kun 20 p., k 2 aliaj kun nombro da pers. nekonata. (12 286.)
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Per Balono al la Poluso. La libro pri Andrée k liaj kamaradoj. El la sveda trad. Stellan Engholm. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm 1, Fack 698. 411 paĝoj. Form. 15×22. Prezo: 9 sved. kronoj (bindita 11.50 sv. kr.).
La apero de tiu ĉi libro samtempe kun dekduo da nacilingvaj tradukoj estas vere eksterordinara okazo, granda sukceso por Esperantio. La bele prezentita volumo legiĝas kiel plej bela k streĉa romano; kun emocio ni sekvas la ekspedicion perbalonan k la malfacilegan vivadon de l’ esploristoj sur la polusa glacio post rezigno je la projektita transveturo de l’ poluso, ĝis la fina tragedia morto de Andrée k liaj du akompanantoj. Estas neeble citi ĉi tie el la multaj detaloj de tiu vojaĝo de l’ jaro 1897, pri kiuj oni sciiĝis nur en somero 1930 dank’ al retrovo de l’ taglibroj ĉe la skeletoj de l’ pereintoj. Cetere la libro entenas 115 bildojn, inter ili unikajn fotojn, kiuj estas faritaj de la ekspedicio mem k rivelitaj post 33-jara kuŝado en glacidezerto!
Sed por ni sendube la plej grava fakto estas, ke tiu ĉi ampleksa esp. libro, kiu devis esti tradukita, kompostita, presita k pretigita en la mallonga tempo de iom pli ol unu monato, aperas samdate, sekve en la sama rangordo kiel la eldonoj en la naciaj ĉeflingvoj. Fakto de unuaranga propaganda valoro, kiun citu ĉiuj propagandistoj en sia laboro.
La lingvo de l’ libro estas bona, k ni ne kontestas la utilon de la malmulte uzitaj neologismoj, kiel sledo (=glitveturilo), provianto (provizaĵoj), komulusaj k cirostratusaj nuboj (meteorol. fakesprimoj).
N. B.
NIA POŜTO
Respondkupono. — Ĝi ekvivalentas al eksterl. leterafranko, ne pli. Kompreneble aĉetante ĝin ĉe la poŝtejo oni devas pli pagi.
Adm.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: The Times & Direct., Bournemouth, 9. 1., 16. 1. (Vojaĝimpres. Perer), Rahwa Sona, Tallinn, 22. 1., Sciigoj el Germ. (326), Manif. en Italio.
Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 15. 1., L’Effort, Lyon, 10. 1., 17. 1., Le Travailleur du Languedoc, Béziers, 27. 9., 18. 10., 25. 10. (SAT-kongr.), ITF-Bulteno, Amsterd., jan. (rubr.), Arbeiter-Turn- u. Sportzeitg., Biel, 24. 12. (art. kun mencio pri SAT), The Young Socialist, Leeds, jan. (Kion rakontas la amikoj de Peĉjo [2] k materialo el “Petro”).
Peresper. materialon enpresis: Le Travailleur du Languedoc, Béziers, 1. 11. 30.
KORESPONDADO
ĈEĤOSLOVAKIO
— Grupo de filatelistoj interŝ. kĉl. PM. Sovetianoj sendu multnombre! Adr.: K-do Franz Kratzer, Flurengasse, 463, Neustadt a. T. Resp. garantiata.
GERMANIO
K-do Fritz Gärtner (21 j., vitrofacetisto), Schönborn, n-o 35 b. Dresden, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, bfl. Resp. garantiata.
K-do O. Mennicke (naturamiko), Gartenstr. 49, Wolfen b. Bitterfeld, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI. Resp. garantiata.
— Esperanto rondeto dez. koresp. kĉl. Nepre respondos. Adr.: K-do P. Kurt Schördling, Boyenstr. 2, Leipzig O 29.
— 9 lernantoj de Esp. Klubo “Progreso” koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI, gaz. Resp. nepre garantiata. Adr.: K-do Friedrich Betzler, Schulstr. 19, Aalen/Wttbg.
— 12 geesperantistoj koresp. kolektive k individue pri temoj el lab. vivo. Certe resp. Adr.: K-do Max Zieles, Buchenstr. 5, Solingen-Merscheid.
Gek-doj Erna (21 j.) k Walter Westphal (23 j.), Gerberbruch 20, Rostock, kĉl, L, PI, PM.
JAPANIO
Interŝanĝo! — Mi dez. interŝ. ilustritajn presaĵojn, ĵurnalojn, humoraĵojn ktp. kĉl. Adr.: K-do Kitaniĥon — Hioronŝa, Inamimaĉi, Tojamaken.
PANAMO
— Tri geknaboj (16, 14, 13 jaraj) volas koresp. letere kun samaĝaj maldekstruloj ĉl. Adr.: Young, Poŝtkesto 214, Balboa Heights, Canal Zone.
PORTUGALIO
K-do Zofimo Fernandes Luz, Rua Francisco José Mota, 10, Setûbal, kĉl, L, PI, PK.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Libertempa vojaĝo en Faŝismujon | 153—54 |
| Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ | 154 |
| … Iom pli da objektiveco | 154 |
| La kolektivigo en U. S. S. R. laŭ Fedor Gladkov | 155 |
| La klasbatalo tra la mondo | 155—56 |
| Kiu inventis la kinematografon? | 156 |
| Pri la konfeso de Mikaelo Bakunin | 156—57 |
| Neceso de laborista sennaciismo | 157—58 |
| Ankoraŭfoje “Kial senlaboreco?” | 158 |
| Mi volas scii | 158 |
| Tra Esperantio | 158—60 |
| Korespondado | 160 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 333, 19-a de februaro 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 30,4,69,14] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo, super la titolo de la gazeto.
7-a JARO, N-o 333 — LEIPZIG, 19. / 2. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
SKLAVECO EN LA 20-a JARCENTO
Punlaboro en la belgaj, francaj k britaj kolonioj. — Belgaj koloniaj metodoj
La internacia laborkonsilantaro en Ĝenevo estas kreinta komisionon, kiu komunikos informojn pri la laborkondiĉoj inter la indiĝenoj de l’ eŭropaj kolonioj. La kaŭzo de tiu aranĝo estas la enveno de sennombraj plendoj k protestoj de ĉiaj organizoj el la tropikaj koloniaj regionoj pri la subpremo al indiĝenoj, la al ili surmetitaj impostoj k la senpovo de la eŭropaj gvidorganoj.
Rilate la krizon, kiu nuntempe regas en la eŭropaj kolonioj koncerne al supre citito, la starigo de tiu komisiono havas grandan valoron.
Laŭ la ĝis nun alvenintaj raportoj, kiuj nature ankoraŭ estas tre singarde redaktitaj k asertas nenion pozitivan, estas la ĉefimpreso tiu, ke ĝuste en la kolonioj de la grandaj ŝtatoj ekzistas la plej nekredeblaj malbonstatoj. Francio k precipe Belgio ĝuas la duban honoron esti la landoj, kie la plej senhonta elpremado k krudaj korpopunaĉoj vigle regas.
En la belga parlamento K-do Vandervelde priparolis antaŭ nelonge la kolonian politikon de la belga registaro en Kongo. Laŭ liaj komunikoj, kiuj sendepende de ĉiu influo estas certigitaj de la Belga Ruĝa Kruco k de la misi-oficejo, mortis dum la lastaj dek jaroj 80 mil Kongonegroj en sklaveco! Oni devigas ĉi tiujn malfeliĉulojn labori en kaŭĉukaj plantejoj, kie ili tre baldaŭ pereas per febro k malsato. Kiel monenspezon ili perlaboras, dum 12-hora labortago, la atentindan sumon de 80 centimoj, la flegokostojn tamen oni ankaŭ deprenas de iliaj “salajroj”! Oni devigas tiujn negrojn al punlaboro, ili estas trenataj de belgaj soldatoj el siaj vilaĝoj, katenataj k multfoje laborigataj je centoj da kilometroj de siaj vilaĝoj, pelataj kiel bestoj al buĉejo. Kaj tio en “civilizita” lando! Tutaj regionoj estas laŭ tiu maniero senhomigitaj. En la jaro 1928 (nur antaŭ du jaroj) forkuris pli ol 10 mil negroj el la limregiono de l’ Kongo al Brita
[BILDO p.1 | 32,49,64,67] Foto de lago kun montoj en la fono kaj malgranda boato sur la akvo.
La Tanganjika-lago (Centra Afriko), natura limo inter belga k angla koloni-teritorio
Ugando, por ne eniĝi la sklavecon. Vandervelde postulis, por taŭge ŝanĝi tiujn fiajn statojn, tujan starigon de parlamenta esplorkomisiono, kiu senprokraste vojaĝus al Kongo. Ĉi tiu justa postulo estis malakceptata per la stranga deklaro, ke la kolonia estraro jam preparas raporton pri la Konga situacio k ke la raporto baldaŭ aperos en la parlamento por konatiĝo.
Kvankam la situacio en la belgaj kolonioj jam estas la rekordo de elpremado, subpremado, militotributo k maljusto, ankaŭ Francion k Anglion rilate tion oni ne povas deklari senkulpaj. Jam delonge ankaŭ en Francio estas akre kritikataj de privatuloj k de registaranoj la regrimedoj de la kolonia estraro aplikataj al koloruloj.
Verŝajne vekita de la fortegaj kulpigoj de diversaj delegitoj pri la revolucio kontraŭ la franca registaro en Hindo-Ĉinio, nun subite la registaro en la patrolando estas stariginta “Laborinspekton por ĉiuj kolonioj”, per kiu montriĝis, ke i. a. la kolonia estraro en Anamo k Tonkino regule transportadis grandan nombron da indiĝenoj eksterlanden por kontraktlabori tie. Ĉefe oni sendis ilin al la Sudmaraj insuloj (Oceanio). Ili estas delogataj de migruloj per falsaj antaŭdiroj (kiuj por tio pagas al la registaro fiksitan imposton po kapo) por la subskribo de kontrakto por granda nombro da jaroj. Malmultfoje revenas unu, malsana k malriĉega, sole daŭriganta sian vivon per la penso al reakirita libero. La registaro ne povis kontraŭdiri tiujn malkovrojn. Ĝi tamen deklaris sin inklina ĝis la “cedo” ne devigi en la estonto pli ol 8000 mizerulojn jare al tiu punlaboro en eksterlando.
En la Afrikaj kolonioj de Francio la situacio estas pli terura. Ĉi tie la grandegaj impostoj, kiujn speciale la indiĝenoj devas pagi, ilin tute pereigas.
En la jaroj 1926—1929 sumiĝis la t. n. “kabanimpostoj” je la fantazia sumo de 1½ miliardo da frankoj!
Por havigi al si sufiĉe da laboremuloj oni kreis por Centra Afriko specialajn “laborkondiĉojn”, kiuj praktike signifas nur sklavecon por la negro.
Ĉiu negro inter 15 k 60 jaroj povas esti devigata per ordono de la guberniestro aŭ de unu el liaj oficistoj, al ĉiaj laboroj, kiujn ili komisiis.
Negro, kiu rifuzas plenumi la ordonitan laboron, estas punata per mal-
— paĝo 2 —
162 — SENNACIULO
liberiga puno de 2 monatoj aŭ monpuno de 3000 frankoj, dum per tio la devo rilate al la laboro ne estas forigita. La plej granda skandalo tamen estas, ke la transportkostoj de la negroj el iliaj vilaĝoj al la laborlokoj poste estas deprenataj, kiel antaŭpago, de ilia malsat-enspezo.
Tio signifas, ke la negroj neniam eliĝas el sia sklaveco.
La leĝo de l’ 4. oktobro 1929 ankaŭ en la Sudmaraj kolonioj enkondukis punlaboron por la viraj loĝantoj de Nova Kaledonio (Sudmara kolonio). Por tio la indiĝenoj estas devigataj al laborperiodo de almenaŭ 6 monatoj. Ili estas transportataj al tre malproksimaj regionoj k tie laborigataj en vastaj kokosaj plantejoj. La labortempo en tiuj plantejoj estas tage 16 horoj. La mongajno estas fiksita je 100 frankoj monate, de kiu sumeto la mizerulo devas pagi siajn flegokostojn k imposton. Foriro propravola de la laborloko valoras kiel forkuro k estas severe punata. Ĉiu, kiu kaptas forkurintan laborulon, ricevas premion de 25 frankoj. Estas permesite al la kontrolistoj fari severajn aranĝojn por la konservo de l’ ordo. Ili abunde uzas tiujn rajtojn. Sur la aliaj Sudmaraj insuloj regas samspecaj malbonstatoj.
(Finota.)
El Apeldorna Gazeto trad. 15 700.
“EN OKCIDENTO NENIO NOVA”
La germania registaro, laŭ instigo de faŝistoj k ŝovinistoj, malpermesis la prezentadon de l’ Remark-filmo, ĉar, kiel pretekstas la regna defendministerio, tiu filmo ofendas Germanion k ĝenas la patriotan senton¹. La ministerio tute forgesis, ke ĝi mem prunte liveris al la usonaj filmproduktantoj germaniajn uniformojn k ekipaĵojn. La deziro de l’ “nacisocialistoj” sufiĉis k ne estas hazardo, ke unu el iliaj gvidantoj, Hugenberg, posedas la grandan filmentreprenon “Ufa” k pro negoca konkurenco atakas la usonan filmon. Tiel interplektiĝas negoco k patriotismo…
En Aŭstrio la registaro longe cerbumadis pri malpermeso al tiu filmo, kvankam laŭleĝe tio estas malebla. Eĉ la registaranoj k parlamentanoj aparte vizitis la filmon por konstati, ĉu ĝi fakte estas malpermesinda aŭ ne. Poste oni malpermesis la prezentadon en la provinco, sed ne por la ĉefurbo Vieno. Tie estis anoncataj publikaj prezentadoj, sed biletojn eldonis nur socialdemokrata organizo, por eviti kunpuŝiĝojn en la kinoteatro. Nun la “hokokrucanoj” (faŝistoj) aranĝis manifestaciojn kontraŭ la filmo k kelkaj taĉmentoj de la polico devis deĵori surstrate por ŝirmi la kinovizitantojn. Ĉiuj stratoj ĉirkaŭ la koncerna kinoteatro estis barataj k la manifestaciantoj — precipe nematuraj junuloj, kiuj persone ne spertis la militon k eĉ ne scias, kontraŭ kio ili fikrias — ne povis atingi ĝin. Ili kontentiĝis, bati kelkajn judojn promenantajn k detrui fenestrovitrojn de kafejoj. Sed oni prezentis neĝenate la filmon trifoje dum tiu vespero. Kia surprizo, kiam venontan tagon la polico subite malpermesis la pluan prezentadon. Antaŭe la faŝistoj estis provintaj ekbruligi la kinoteatron k je intereso de “trankvilo k ordo” oni ne toleris pacisman filmon, vere oni timis, ke la juna generacio vidu la veran vizaĝon de la milito. Sekvontan tagon la registaro dekretis malpermeson por tuta Aŭstrio. Tiu malpermeso estas ja neleĝa, sed al leĝoj obeu nur laboristoj… Oni ne hezitis, spertigi milionojn da homoj dum kvar jaroj ĉiujn kruelaĵojn de l’ milito, sed nun la samaj potenculoj timas la influon de duhora kinoprezentado. Cenzuro, konfisko, malpermeso kontraŭ la volo de plimulto de l’ popolo, subteno al kelkcent manifestaciantaj faŝistoj, kiuj neniam vidis la filmon, kontraŭ kiu ili protestas — tio estas regmetodoj en “demokrata” respubliko!
Lasta novaĵo: En la proksima ĉeĥoslovakia urbo Bratislava (Presburg) oni senĝene prezentas la filmon k la Vienanoj dum dimanĉo vojaĝas en najbaran landon por vidi ĝin. Oni eĉ aranĝas apartajn vagonarojn en eksterlandon pro kinofilmo… Ĉu ridinde?
F. S. (16 462).
¹ Komparu n-ojn 327 k 330.
[REKLAMO p.2] Ĉu en via biblioteko jam troviĝas la originale verkita volumeto: [granda demandosigno] RUĜO KAJ BLANKO — Rakontoj, epizodoj el la sovetia nuntempo k pasinto de Ivn. La vigla rakontmaniero allogos k kontentigos vin. 68 paĝoj. Form. 11×14. Adm. de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germ.)
Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ
(Daŭrigo. Vd. no-jn 327, 330, 332.)
Lastaj agoj de Primo de Rivera
Dum la ses unuaj jaroj de l’ diktatoreco, la popolo evoluis; ĝi eĉ ribelemiĝis. Sendube malsato k trompiĝoj estas utilaj vekiloj. En decembro 1929
[BILDO p.2 | 40,60,64,78] Karikaturo de Alfonso la XIII-a, profile, kun granda nazo kaj longa mentono; subskribita de la desegninto.
Alfonso la XIII.
Primo de Rivera ekkonsciis jam pri sia ŝanceliĝanta situacio li vidis proksima la horon de sia falo. Sed kun nesuperebla fiero li daŭrigis kredigi al la popolo pri sia neŝancelebla, fortestaranta regado. Sed ne plu tiom fidante al la amaso, li malpli ofte aŭdigis belfrazajn dankparoladojn. Liaj diroj fariĝis kvazaŭ respondoj al demandoj de l’ popolo ĉie aŭdeblaj. Antaŭe li diris k skribis: “Hispanio estas lando de prospero dank’ al mi”. Nun li esprimis sin: “Mi tenas la povon, ĉar la reĝo puŝis min al tio, k la ŝiparestraro k la altrangaj militestroj. Ili estas kontentaj, do mi restos reganta tiel longe kiel mi havos la fidon de tiuj, kiuj starigis min ĉe la regado.” Li jam vidis, ke la inkvizicia tempo forpasis por ĉiam k la suferanta klaso vekiĝas k agadas por forigi la parazitojn.
Ĉu ŝanĝiĝos la regsistemo?
Januaro 1930. La burĝaro sendube komprenis, ke “ne estas bono, kiu ne alvenas pro malbono” (laŭ hispana proverbo). La sufer-epoko venigis al ribelpostuloj de l’ proletaro. Tion vidante, artileriaj oficiroj faris siaflanke ribelon; ilin gvidis la konservativulo Sanchez-Guerra. Kvankam tiu ribelo estis kontraŭdiktatura, verŝajne ĝia ĉefa k nura celo estis eviti eblan ŝanĝon, kiu alvenus subitege, se la aferoj tiel daŭrus, sekve de ekleviĝo de l’ proleta klaso.
Primo de Rivera konsideris la ribelon de l’ artilerianoj (kiuj devenas el pli riĉaj familioj ol la ceteraj armeanoj) kiel efemeran okazon, naskitan
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA NOVA EPOKO” ★
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 163
de ĉiesa emo ordoni. Li kontentiĝis malliberiginte parton de la ribelintoj. Sed popolamasaj ribeloj memorigis la diktatoron k la reĝon pri tio, ke nepre necesas elpensi ion por trompi denove la popolon.
Kaj la faŝistaj subtenantoj de l’ diktaturo pensadis, kion fari, aŭdante la protestajn kriojn de l’ studentoj k de l’ laboristoj. Kaj Primo de Rivera mem skribis en januaro 1930 jenon: “Post ses jaroj k duono da senhalta laboro mi jam estas devigata ne plu daŭrigi tiel agititan vivon. Mi jam estas maljunulo, k mia aĝo postulas de mi ripozon, kiun mi bezonegas pro mia sano. Ses jaroj k duono da senhalta laboro preskaŭ elĉerpis mian vivon, sed mi ne forlasos la postenon, ĝis mi estos plene konvinkita, ke ĉio restas en bona ordo — do, ne plu ses monatojn mi tenos la povon, dum kiu tempo mi revizios la aferojn, por ilin transdoni plenorde al pli juna anstataŭonto.”
La faŝistoj ne prikalkulis la tempon laŭ la realaj cirkonstancoj, ili ne komprenis, ke la popolo malsatanta pli ol iam antaŭe ne plu estis la sama kiel eĉ en 1929, ke ĝi vekiĝis el longa letargio. Strikoj k ribeletoj oftiĝis en Hispanio.
Februaro 1930: “Registara krizo”
La ĵurnaloj grandlitere publikigas neatenditan sciigon pri registara krizo. La popolo avide legadis tiujn agrablajn informojn. Ĉiu demandis sin: kial tiu subita krizo? Primo de Rivera baldaŭ respondis: “Kara popolo, mia malsano pliakriĝas, nia reĝo vidante tiom da vero akceptis mian eksiĝpeton kune kun tiuj de miaj registaranoj.” Tri tagojn poste Hispanio havis jam novan registaron. Kompreneble tiu ruzo estis jam antaŭe elpensita, la registaro tute ne ŝanĝiĝis. Ŝanĝiĝis nur personoj.
La dua diktatoro
Berenger, anstataŭinte Primon, prezentis sin kiel “demokrato”, amiko de la popolo. La fidemo de l’ popolo tamen dekomence estis malforta, ĉar ĝi konas iom la personon de l’ generalo pro liaj agoj en Maroko. Li kiel “demokrato” ordonis neforgeseblan hombuĉadon. Milo da junuloj mortis en Maroko dum la jaro 1921 pro lia deziro. Same kiel Primo iam asertis, ke li estas vera socialisto, tiel Berenger deziris ŝajnigi sin demokrato. Tamen liaj kunregistaranoj ne estas laboristoj, sed — markizoj, generaloj k “ŝajndemokratoj”. (Finota.)
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Redukto de l’ salajroj en Italio ĝis 25%
Laŭ akordo inter la mastra sindikatkonfederacio k tiu de l’ laboristoj la malpliiĝo de l’ salajroj ne devus transpasi la proporcion de 8%. Evidente, pro samaj motivoj, la salajroj de l’ kampar-laboristoj, kies kondiĉoj estas ankoraŭ pli malbonaj ol tiuj de la industriaj laboristoj, ne devus esti reduktitaj laŭ grado supera al tiu ĉi proporcio. Nun laŭ la faŝista organo “Resto del Carlino” la salajroj de l’ kampar-laboristoj en la Bolonja provinco suferis jenajn malpliigojn: 14% por la salajroj ĝis 1,75 liroj hore; 17% por la salajroj ĝis 2 liroj hore; 20% k eĉ 25% por la salajroj ĝis 2,25 liroj; 18% por la virinaj salajroj ĝis 2 liroj. La “Vespera Kuriero” (Corriere della Sera) (15. jan.) sciigas, ke la kamparanaj salajroj en Lombardio estas reduktitaj je 25%. Kaj la mastroj rezervis ankoraŭ al si la rajton plimalaltigi tiujn “malsat”-pagojn. Laŭ “Italia”.
La laborista batalo en Argentino
La diktatoro Uniburo per teroro respondis al la kreskanta kontraŭstaro de la laboristaro. En la karceroj liaj subuloj torturas la malliberulojn. Du italajn laboristojn li liveris al Musolini, deportigante ilin al Italio. En Avellaneda, industria centro ne malproksima de Buenos-Ajres, du junuloj estas paf-ekzekutitaj laŭ ordono de l’ majoro Rozasko. Aliaj arestitoj malaperis k oni ne scias, kio el ili fariĝis. Sed neniam la paralizo de l’ haveno de Buenos-Ajres estis tiom kompleta, kiom dum la striktagoj de l’ 21. k 22. oktobro 1930. La studentoj solidariĝis kun la laboristoj, k manifestaciis kontraŭ la milit-leĝo, arestoj k deportoj. En Argentino ekzistas nuntempe pli ol 600 mil senlaboruloj, kiuj malsatas. Tamen la greno abundas;
Pri la Konfeso de Mikaelo Bakunin
(el la Petropaŭla fortikaĵo al caro Nikolao la I.)
A. S. (10 580)
(1. daŭrigo. Vd. n-o 332.)
Bakunin partoprenis la polan sekcion. Jen la esenco de liaj paroloj:
“Kial vi venis al Prago? Por ĉi tie konversacii pri viaj provincaj interesoj? Aŭ por ĉiujn privatajn aferojn de la slavaj popoloj, iliajn interesojn, postulojn k problemojn kunfandi en solan, nedisigeblan, grandan slavan problemon? Okupu vin fine pri ĝi k submetu ĉiujn privatajn interesojn al la slava afero. Nia kunveno estas la unua slava kunveno, ni devas ĉi tie meti la fundamentan ŝtonon por la nova slava komuno, proklami k plifortigi la unuon de ĉiuj slavaj gentoj, kiuj de nun fariĝis nedividebla granda politika korpo.
“Unue ni devas nin demandi, ĉu nia kunveno estas nur kunveno de la aŭstriaj avoj, aŭ ĉu ĝi estas slava kunveno entute? Kion signifas la esprimo: aŭstriaj slavoj? Ĉu la slavoj vivantaj en Aŭstrio? Tiam do prefere: la slavoj, servutigitaj de la aŭstriaj germanoj. Se vi volas vian kunvenon ekskluzive limigi al la reprezentantoj de la aŭstriaj slavoj, per kiu pravo vi nomas ĝin slava kunveno? Vi esceptas ĉiujn slavojn de la rusa regno, krome ankaŭ la prusajn k turkajn slavojn. La malplimulto esceptas la egan plimulton k kuraĝas sin nomi slava! Do nomu vin germaniaj slavoj k vian kongreson kongreso de la germaniaj servutuloj, sed ne slava kongreso.”
“La slava unuo, la slava libero, la slava renaskiĝo nur eblas post plena detruo al la aŭstria imperio.”
“Ne malpli eraras tiuj, kiuj per starigo de la slava sendependeco esperas la helpon de la rusa caro. La rusa caro faris novan intiman interligon kun la Habsburganoj k ne por, sed kontraŭ vin, ne por vin helpi, sed por vin perforte rekonduki, vin, tiel same kiel ĉiujn aliajn ribelajn aŭstriajn regnanojn rekonduki en la malnovan subulecon, en la malnovan servutecon. Caro Nikolao havas simpation nek por la libero de la popolo nek por la konstitucio; en Polio vi havas la plej trafan ekzemplon! Mi scias, ke la rusa registaro vin samkiel la turkajn slavojn prilaboras k disvastigas inter vi tut-slavajn ideojn per siaj agentoj, kiuj travojaĝas la tutajn slavajn landojn. Ĝi trompas vin per la espero je baldaŭa helpo, je kvazaŭe proksima liberigo de ĉiuj slavoj per la potenca rusa Cario. Ĉu vi volas atendi ĝis tio? Neniu el ni ĝisvivos tiun horon. Ne nur vi solaj, ne, ĉiuj slavaj popoloj povus atendi ĝis neniamtago. Nun por vi jam ne estas loko en la rusa Cario: vi volas vivon, sed jen regas la silento de la tombejo; vi postulas sendependecon k movon, jen regas meĥanika obeo. Vi deziras releviĝon, ribelon, klerigadon, liberigon, sed jen regas morto, mallumo k sklaveco. En la Rusio de la caro Nikolao ĉia popolvivo, ĉia libero estus neĉerkita. Fakte sen Rusio estas ebla neniu slava unuo, neniu slava potenco; sed sensence estus, atendi savon k helpon por la slavoj de la nuna Rusio. Kio restas al vi? Unuiĝu vin unue ekster Rusio, ne esceptante ĝin, sed en la espero, en la atendo je ĝia baldaŭa liberiĝo. Via ekzemplo ekfajrumos ĝin, k vi estos la liberigantoj de la rusa popolo, kiu tiam siaflanke estos via forto k via ŝirmilo. Unuiĝu vin k de-
— paĝo 4 —
164 — SENNACIULO
oni eĉ nutras per ĝi la vaporkaldronegojn! Laŭ J. Leono.
Grandaj rikoltoj — ne por malsatuloj (Kanado)
Ĉe la 51. kunsido de l’ Administra Konsilantaro de la Labor-oficejo en Ĝenevo s-o Batler (Butler) raportis pri siaj vojaĝ-observoj en Kanado. Li kontrastigas la akutan mizeron en Okcidenta Kanado, ŝuldatan al la neeblo disvendi la grenon je profitdonaj prezoj, k la ekziston en Eŭropo de milionoj da gesenlaboruloj, kiuj havas tro malmulte da pano, ĉar mono al ili mankas por ĝin aĉeti. Li rimarkigis, ke Eŭropo povus produkti, kion Kanado bezonas k ĉi lasta povus liveri la grenon interŝanĝe. Sed nuntempe ŝajne ne ekzistas rimedoj por starigi ekvilibron inter la vendbezono de Kanado k la aĉetbezono de Eŭropo… Pli frapantan ekzemplon oni apenaŭ povas trovi pri la eŭrop-amerika interdependo k la kompleta malfunkciigo en la internacia komerco, kiu hodiaŭ paralizas la mondon. Komunikis 3398.
La teroro en Polio
Tricent kvindek delegitoj, la tuta nombro da partoprenintoj ĉe kongreso de socialistoj-maldekstruloj en Lodz, estas arestitaj en la momento, kiam estis voĉdonataj rezolucioj kontraŭ la registaro de Pilsudski (3. febr.). La polico sendis spionojn en tiun nepublikan kunvenon, kiuj observis la diskutadon k uzis la unuan prezentiĝantan okazon por rezultigi la arestadon pro “kontraŭŝtata konspiro”. P.
LA KOLEKTIVIGO EN U.S.S.R. LAŬ FEDOR GLADKOV
(3. daŭrigo. Vd. n-ojn 330, 331, 332.)
Mi memoras ĝemegadojn de aktiva homo en la kolĥozo. Li esprimas tre interesan ideon, kiu karakterizas la nunan situacion en multaj kolektivaj bienoj.
Kiam ni havis malfacilaĵojn, kiam necesis batali por la kolĥozoj, eĉ per armiloj, ni eliris kiel unu sola viro k ni plene venkis. Ĉiuj ni estis ardemaj k sciis kiel k kial. Nun kiam estas trankvile k ĉiaspecaj agitadoj estas aktualaj, ŝajnas kvazaŭ la diablo botfrapus la malantaŭaĵon al ĉiuj: ili marŝas ĉiuj turnadante la postaĵon.
Tamen la “Agitprop” de l’ kulakoj varbas obstine per ĉiuj rimedoj k ĉiuj agmanieroj.
Ĉe ni la kulakoj agas ĉie milfoje pli bone ol ni, rediras senĉese la aktivaj anoj de la kolĥozoj; ili scias perfekte, kiel oni devas alparoli la “mujik” k la “baba”¹, kiel, per kio ilin plenakiri por si. La kulako akcentas la materiajn interesojn, uzas lerte la vorton: libero. Li intime alkroĉiĝas vin.
Nu, ĝuste tiun intiman alkroĉiĝon la organizoj, la politikaj aktivuloj ne scias aŭ ne volas plenumi inter la amaso de l’ kolĥoz-loĝantoj. Senpovo, malsperto, nesufiĉa preparado, manko de metodo en la socia aktiveco, manko de morala influo, malamika [?] sento por la “eksterlandaj homoj”, izolo en la mallarĝa rondo de la vilaĝaj interesoj, jen estas la ĉefaj malbonoj, kiujn suferas la gvidantoj. Ne estas mirinde, ĉar ne estas pli ol 40% de la personaro, kiu prezentiĝas al la laboro; krome, tiuj 40% konsistigas la plej “konscian” parton. Ĉiu penas komence rikolti la kampojn, kiujn li mem prisemis; ĉiu formulas unue, kiel depostulon, la tujan transdonon de sia porcio; nepra kondiĉo por daŭrigi la laboron. Tiu porcio estas diverse fiksata de la loĝantoj; la unuaj taksas ĝin je 327 kilogramoj po konsumanto; aliaj je 409 kg. Ili ne volas aŭdi pri 294,84 kg, porcio fiksita de la regiona direkcio. Ili ne estas kontentaj pri partaj pagoj de 160 kg: estas la tuto, kiun ili volas. Okazas pri tiu punkto aĝiotad-febro: la ricevata parta pago estas de iuj ĵetata sur la merkaton k estas vendata je 7 rubloj po 16,38 kg. Nature, tio senkuraĝigas la aliajn anojn de la kolĥozo.
La gvidantoj opinias, ke oni devas apliki kiel sanigrimedon severan elpurigon de la kolĥozanoj. Certe, la plejmulto el tiuj anoj estas infektita, estas multaj drinkuloj, mallaboremuloj, fuŝuloj, kanajloj k rektaj agentoj de la kulakoj. Sed tiu meĥanika agmaniero ne solvas ankoraŭ la problemon de la plifortigo de l’ solidaro ĉe la kolĥozloĝantoj, de disciplin-
¹ baba = kamparanino, en familia senco.
klaru, ke vi estas slavoj k ne aŭstroj, kiuj en la t. n. aŭstra imperio vivas sur slava teritorio, ke vi kunvenis en Prago, por meti la unuan fundamentan ŝtonon por estonta libera k granda federacio el ĉiuj slavaj popoloj, k ke vi en la espero de kunligo de ĉiuj slavaj fratoj en Rusio, en la prusaj regionoj k Turkio — ke vi ĉeĥoj, poloj, moravianoj el Galicio k Krakovio, malgrandrusoj, silezianoj, slovakoj, serboj, slovenoj, kroatoj k dalmatoj faris firman k nedisigeblan defend- k atak-interligon.”
“Mi konfesas, REGANTO, ke mi, prezentante tiun ĉi projekton al la ‘slava kongreso’ celis la plenan detruon al la aŭstria monarkio.’ — ‘Mia alia k ĉefa celo estis, en la unuiĝo de l’ slavoj serĉi elirpunkton por larĝa revolucia propagando en Rusio, por komenci la batalon kontraŭ vi, REGANTO. Al la germanoj mi ne povis min aligi: tio signifus la militon eŭropan, k kio estus ankoraŭ pli terura, la militon de Germanio kontraŭ Rusio; al la poloj mi same ne povis aliĝi; ili malmulte fidis al mi, k ĉar mi ekkonis ilian nacikarakteron, ilian nesanigeblan, kvankam al mi historie kompreneblan egoismon, tiam iĝis al mi tute neeble ekinterrilati kun ili k kune kun ili agi kontraŭ mia patrolando. Sed la Slavan Unuiĝon mi konsideris ankoraŭ pli ampleksa patrolando, en kiu poloj k ĉeĥoj al Rusio, aliĝinta al ĝi, devus cedi la unuan lokon.”
Bakunin ĉi tie priskribas la staton en Rusio laŭ maniero, ke Vjaĉeslav Polonski skribis: “Kun certo oni povas diri, ke nek antaŭ nek post la Konfeso de Bakunin la tirano iam ree aŭdis tiajn verojn.”
“Unuvorte, REGANTO, mi konvinkiĝis, ke Rusio por savi sian honoron k estonton, devus fari revolucion k detrui VIAN caran potencon; k ke ĝi per la forigo de la monarkia regformo sin devus liberigi el la servuteco en la propra lando k ekstari ĉe la supro de la slava movado, por uzi siajn armilojn kontraŭ la aŭstran imperiestron, la prusan reĝon k la turkan sultanon, se necesus, ankaŭ kontraŭ Germanio k Hungario, resume, kontraŭ la tuta mondo, por liberigi ĉiujn slavojn el fremda jugo. Duona Prusa Silezio, la pli granda parto de (provincoj) Okcidenta k Orienta Prusio, do ĉiuj slave k pole parolantaj teritorioj, estu disigitaj de Germanio. Mia fantazio eĉ pluiris: mi kredis k esperis, ke la hungara nacio, devigita pro la cirkonstancoj, pro sia izola lokiĝo inter slavaj gentoj, krome pro sia pli orienta ol okcidenta naturo — ke ĉiuj moldavanoj k valaĥoj k fine eĉ ankaŭ la grekoj aliĝus al la Slava Unuiĝo, k tiel estiĝus unu-nura, libera, orienta imperio, nova orienta ŝtatego en kontraŭo, kvankam ne en malamikeco al la okcidenta; ĝia ĉefurbo estus Konstantinoplo.”
(Daŭrigota.)
[REKLAMO p.4] Ĵus aperis la februara kajero de LA NOVA EPOKO — monata literatur-scienca revuo de SAT — kun interesa artikolo pri la literaturo de l’ ciganoj en Sovetio, versoj ktp. La lab. esperanta movado antaŭmilita. Unuopa n-o: 0,35 mk. g. Abonu ĉe ADMINISTRACIO DE SAT, LEIPZIG O 27.
— paĝo 5 —
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
N-o 21. — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT. — Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstr. 22 Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12
El Informletero n-o 6 de Centra Konsilantaro de Militantaj Ateistoj en USSR, Moskvo, Sretenka 10.
TUTSOVETIA VIRINA KONTRAŬRELIGIA KONFERENCO
En fino de decembro okazis la unua tutsovetia konferenco de kontraŭreligiulinoj k kult-armeaninoj (aktivulinoj de kultura fronto). Ĉi tiu konferenco estis la unua interŝanĝo de sperto inter kontraŭreligiulinoj k kultarmeaninoj de tuta USSR. Ĝin ĉeestis 160 personoj, plejparte laboristinoj k kolĥoz-aninoj. La konferenco akceptis kelkajn decidojn k montris praktikajn vojojn al fortigo de kontraŭreligia laboro inter virinoj. En ĉi tiu agado oni devas konsideri k atenti la kompare pli malgrandan socipolitikan k teknikan kleron de l’ tuta amaso da virina loĝantaro, ligitecon de la virino per familiaj kondiĉoj, ŝian pli grandan, dependan de ĉi tiuj k kelkaj aliaj kaŭzoj konservativemon en religiaj demandoj.
La konferenco esprimis neceson krei specialan virinan kontraŭreligian filmon k montris neceson utiligi sovetfakojn de registrado de civitanstataj aktoj (edziĝo, naskiĝo ktp.), societo por protektado al patrinoj k suĉinfanoj k de “punktoj” de analfabetlikvidado por kontraŭreligia laboro.
En tuta tiu laboro precipe devas esti priatentataj demandoj pri rekonstruo de l’ vivmaniero: aktivulinoj-ateistinoj devas esti iniciatantoj k organizantoj de infan-institucioj, tolaĵlavejoj, komunmanĝejoj k instaloj helpantaj al plibonigo de kulturaj kondiĉoj de l’ laborula virino.
La kontraŭreligia laboro en lernejo devas esti firme ligita kun laboro inter gepatroj, ankaŭ devas esti aktivigita la kontraŭreligia laboro en bibliotekoj.
Al C. K. de U.M.A. (Militantaj Ateistoj) oni proponis organizi regulan aperigon de “ateistina folio” en gazeto “Bezbojnik” Oni devas priatenti utilon de aliaj periodaj ateistaj eldonaĵoj k de specialaj virinaj revuoj por la klarigo de problemoj pri kontraŭreligia laboro inter virinoj.
Organoj de U.M.A. devas esti fortigitaj de virinoj-aktivulinoj, rekomenditaj por gvidlaboro en U.M.A. Plej grave devas esti atentata la el-kreskigo de virina aktivularo.
Kontraŭreligiaj muzeoj en USSR
Centra kontraŭreligia Muzeo en Moskvo vaste disvolvis sian laboron. Dum unu jaro (de 1. novembro 1929 ĝis 1. novembro 1930) la muzeo akceptis 234 716 vizitantojn (el ili 3 330 ekskursaj grupoj kun 130 059 partoprenintoj k 104 657 izoluloj).
Granda kontraŭreligia muzeo en USSR estas jus malfermita de Leningrada landparta konsilantaro de UMA en estinta katedralo je nomo de Isaako.
Vastan kontraŭreligian laboron efektivigas la tutukrainia muzea urbeto: estinta Kieva “Lavro” (unuaranga
restarigo. Konsiderante la malviglan edukaktivecon ĉe la amasoj, tiu rimedo pendigas gravajn konsekvencojn super la tuta kolĥoz-ekzistado.
La tribunaloj el K-doj, organizitaj ĉe la kolĥozoj, estas neaktivaj k ĝuas nenian konfidon. La tribunalprezidanto havas, ĝenerale, tro multe da laboro en la ekonomia fako; li ne havas tempon ekzameni la diversajn kazojn. Tiu socia aktiveco estas por li devigo, kiun li celas kiom plej eble eviti. Tio maltrankviligas la homojn de la kolĥozoj: ili postulas insiste reorganizadon de tiu grava socia funkcio. Unue, la tribunalprezidanto devus esti liberigata de ĉiu okupo en la ekonomio k ricevi salajron; efektive, la procesoj estas multnombraj: gravaj ofendoj al la disciplino, intenca fuŝado, kanajlagado, ktp. La malriĉaj kamparanoj k la kamparanaj taglaboristoj formas la plej malprogreseman parton el la amaso de l’ kolĥozloĝantoj. Estas la mezaj kamparanoj, kiuj konsistigas la plej kapablan k plej disciplinan grupon por la laboro. Sed tiuj malŝanĝiĝemaj elementoj konsideras la malriĉajn kamparanojn k la taglaboristojn kiel parazitaĉojn. Tiu antagonismo ne estas forigata, tiom pli ke la simpatio de la agemaj batalantoj prefere iras al la mezaj kamparanoj. Malgraŭ ke oni senĉese ripetadas la vortojn “malriĉaj kamparanoj” k “kamparanaj taglaboristoj”, reale tiuj ĉi vivas izolaj. Mi diras denove: inter la amasoj ne estas efektiva aktiveco. Tio estas la fundamenta malvirto. Jen tiel oni juĝas, entute, la du kontraŭajn partojn: la meza kamparano bone laboras, la malriĉa kamparano k la taglaboristo malbone laboras.
Grandaj difektoj estas kaŭzataj de la indiferenta k nur formala sinteno pri la intenca fuŝado, kiun adoptas la agemaj batalantoj, same kiel la sovetiaj institucioj de kriminala enketo. Ekzemple, bruligantoj promenas libere; la brulegoj estas konsiderataj kiel sensignifaj epizodoj. Bruligantoj en la stanico (vilaĝo) Novomalorosijsk, senditaj al la regiona direkcio, estis liberigataj de ĉi tiu. Ili promenas arogante sur la stratoj k rikanas. En la stanico Novograjdansk, la kulakoj k iliaj policanoj regas per teruro la kolĥozloĝantojn. La malliberuloj estas liberigataj k plue agas per pli intensa energio. Oni povus citi multe da similaj ekzemploj. La konferencoj pri produktado laboras tiel malbone. Ili apartiĝis de la amasoj: kutime la agemaj batalantoj k la delegitoj nur kunvenas. La amaso ne scias, kiaj estas la aferoj, kiujn ili ekzamenas.
La kooperaj societoj estas la ŝtono por ekpuŝi la debaton. Ili estas la sola konversaci-temo. Kiaj ajn estas la demandoj, kiuj subite ŝprucas, la diskuto neeviteble estas revenigata al la aktiveco de la kooperaj socioj. La provizumo al la kamparo ne plu progresas. Estas la “plej malforta” punkto en la kolĥozmovado. Neniom da ŝtofoj, petrolo, sapo, piedvestoj: manko, ĝenerale, de ĉiuj produktoj, kiujn la kamparanoj plej multe bezonas. La komercaĵoj alvenas puŝo-postpuŝo, laŭ neorganizita maniero, po unu plenkulero monate. Estas vere, ke ĉiuj konas la malfacilaĵojn; sed neniu volas atendi. Kutime oni aplikas jenan agmanieron: se kamparanoj liveras la grenon abunde k antaŭ la templimo, ili ricevas antaŭ la fikstempo mezbonan provizumon. Kiuj transdonas la kontrakte fiksatajn kvantojn da viando, tiuj ricevas, pluse al la mona ekvivalento, du rublojn da industriaj produktoj.
Necesas fundamente reorganizi la labormetodon en la kolĥozoj. Necesas ĉiujn fortojn mobilizi por ĉiujn ĉi danĝerojn k ĉiujn ĉi malfortajn punktojn forigi. Necesas zorgi pri tiuj traboroj, ilin juĝi laŭ ilia ekzakta valoro, por poste pli rapide progresi. Se ne okazas decidaj ŝanĝoj en tiu punkto, ne ebla estos fruktodona laboro por plifirmigi la movadon pri kolektivigo, por en la kolĥozoj kuntreni la malplimulton, kiu ankoraŭ kontentiĝas per la privata ekonomio. Tiuj kamparanoj malmultvorte respondas, kiam oni al ili demandas, kial ili ne aliĝas al la kolektivaj bienoj:
— Ho! ni, ni atendos; ni konstatos tion, kio rezultos, kiel tio funkcios. Ne estas kaŭzo por rapidiĝi. (Finota.)
Trad. la Alĝera Esperantista Grupo.
— paĝo 6 —
monaĥejo). Dum unu jaro, depost oktobro 1929, la muzeo akceptis 198 000 vizitantojn (kontraŭ 72 000 dum pasinta jaro).
Grandegan kontraŭreligian laboron ankaŭ efektivigas tra USSR lokaj kontraŭreligiaj muzeoj k kontraŭreligiaj fakoj de lokaj muzeoj. Multnombraj informoj konstatas, ke vizit-elcento al kontraŭreligiaj muzeoj okupas inter ĉiuj muzeoj la unuan lokon.
Migrantaj kontraŭreligiaj ekspozicioj
En 1930 Centra kontraŭreligia Muzeo en Moskvo organizis 6 migrantajn kontraŭreligiajn ekspoziciojn, kiuj estis direktitaj al diversaj partoj de USSR, k krom tiuj 9 pri iuj temoj ekspoziciojn (por kongreso k agitado), uzitajn parte senpere en la Muzeo mem, parte direktitajn kun speciala destino.
La migrantaj ekspozicioj faras longedaŭrajn veturadojn tra diversaj partoj de USSR priservante vastajn amasojn da laboristoj k kamparanoj. La ekspozicioj estas akompanataj de kvalifikitaj lektoroj de CK de UMA.
La ekspozicioj kutime elvokas grandan intereson ĉe la amasoj k helpas plivigligon de kontraŭreligia laboro en periferio.
En religi-kulaka tendaro
Kiel antaŭe plejajn fortostreĉojn en sia batalo kontraŭ la socialisma konstruado la religi-kulaka kontraŭsoveta tendaro direktas por malhelpi konstruadon k laboron de kolĥozoj, kontraŭ la aranĝoj de l’ soveta potenco por sufiĉa liverado al Sovetlando de pano k ceteraj nutraĵproduktoj.
En Ŝadrinska distrikto de Urala landparto eklezianoj forte admonas kredantojn eliri el kolĥozo, promesante “la unuan lokon en paradizo al tiuj, kiuj forlasos la kolĥozojn k konsilos fari la samon al kamaradoj”.
En vilaĝo Kamenskaja de Petuĥa distrikto (Urala landparto) la kulakoj timigas la malkleran kredantan loĝantaron per fabeloj pri tio, ke en kontoron de apuda kolĥozo dumnokte alflugas “nigra serpento havanta grandegajn flugilojn k akrajn ungegojn”.
En kolĥozo je nomo de Iljiĉ (Ĉerkasa distrikto de malsupra Volgalando) sektanoj provis malhelpi laboron de nove-liveritaj traktoroj, verŝante en benzinon malpuran akvon k difektante magneton. Tiel kulakoj celis ĝustigi siajn profetaĵojn, ke dio ne permesos “al kontraŭkristaj maŝinoj” kulturi ateistan kolĥozan teron. La traktoroj estis restarigitaj k sukcese plugis kolĥozajn areojn; al religi-kulakaj fabeloj estis farita decida bato.
En vilaĝo Pirma de l’ Koĉkurova distrikto en Mordva aŭtonoma lando monaĥino disvastigis famojn pri tio, ke al ŝi aperis en sonĝo “sankta Serafimo de Sarovo” k avertis, ke ĉiujn, kiuj aliĝos al kolĥozo, mortigos fajra pluvo.
En vilaĝo Muraevo de l’ Milislava distrikto en Moskva lando agitis kontraŭ kolektivigo en la vilaĝon veninta pilgrimo. Laŭ liaj diroj kolĥozo malriĉuligis cent familiojn, enkalkulante ankaŭ sian. “Ne kolerigu dion, vokis la pilgrimo, ne aliĝu al diabla kolĥozo, ĉar tiel same vi iros en mondo kun almozulsako”. Oni eksciis, ke la pilgrimo neniam estis kolĥozano, sed ĝis lasta tempo servis kiel psalmanto en unu el la preĝejoj, kiujn likvidis en kolĥozo unuiĝintaj vilaĝanoj.
Furiozan agitadon aranĝas eklezianoj k sektanoj kontraŭ vasta partopreno de laboruloj en agitado por reelekto de sovetoj. Ekz., en Novozibkova distrikto de okcidenta landparto pastroj konvinkas kredantajn virinojn ne viziti reelektajn kunvenojn, ĉar ili estas malplaĉaj por dio k partoprenontoj en ĝi suferos en “transmondo” gravegan punon.
Pastro de l’ vilaĝo Tiĥonovo en Ivanova landparto de preĝeja katedro vokis al kredantoj: “Ne iru al reelektoj. Printempe Francio militos kontraŭ Sovetoj k severege punos Sovetanojn”.
Revoluciemaj Ateistoj Tutmondaj
Meze de marto (13-an k sekvantajn tagojn) okazos en Germanio la regna kongreso de proletaj liberpensuloj. La 14-an de marto ni malfermas nian IFA-Kulturschau (Ekspozicio de Interes-societo por Laborista Kulturo), kiun partoprenos la organizoj de liberpensuloj, esperantistoj, radio- k foto-amatoroj, agitproptrupoj, marksisma laborist-lernejo, artistoj: pentristoj, aktoroj, revoluciemaj verkistoj, libro-eldonejoj ktp. Liberpensul-kongreso k ekspozicio okazos en Lajpcig.
Fortigu per alsendo de viaj batalsalutoj, per letero, poŝtkarto aŭ telegramo en esperanto la batalon, kiun gvidas la revoluciemaj liberpensuloj k la aliaj kulturorganizoj laboristaj kontraŭ reakcio k faŝismo. Aldonu al viaj skribaĵoj koncizan raporton pri viaj lokaj cirkonstancoj kun bildoj. Ni publikigos ĉion resume en taggazeto k Proleta Liberpensula Voĉo. Sendu ĉion ĝis 12-a de marto al: Rudolf Hartig, Leipzig S 3, Arndtstrasse 43. (Sub nomo Hartig skribu: Por Reichskongress)
TRA ESPERANTIO
Resuma raporto pri la jaro 1930 de la Federacio de Lab. Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo
La pasinta jaro ne estis senvalora por la nederlanda laborist-esperantista movado. La Federacio de lab. esperantistoj plifortiĝis. La jaron 1930 ĝi eniris kun 22 sekcioj, kiuj havis 380 membrojn, k krome kun 30 ĝeneralaj membroj en lokoj, kie ne estas sekcio de la Federacio. Plie estas enskribitaj 32 simpatiantaj membroj k 9 simp. organizoj. Sen la organizoj, la Federacio nombris 442 membrojn. La jaron 1931 ĝi eniris kun 37 sekcioj nombrantaj 780 membrojn, krome kun 70 ĝeneralaj membroj, 260 simpatiantaj membroj k 23 simp. organizoj, sume (sen la simp. organizoj) 1110 membroj. La kreskado en la lastaj jaroj daŭris ĝojige. Ĉi-jare ekfunkciis 50 kursoj, kiujn sume partoprenis pli ol 1300 kursanoj; dum ekster la Federacio estis aranĝitaj kun la helpo aŭ almenaŭ per la kontakto kun la Federacio 9 porlaboristaj kursoj, kiuj nombris sume 200 kursanojn.
Nia organo havis en la komenco de la jaro 1930 eldonkvanton de 1000 ekzempleroj, dum en ĉi tiu jaro la eldonkvanto plialtiĝis ĝis 2000, do duobliĝis. Estas ĝojiga fakto, ke efektiviĝis la pli ofta apero de nia organo: En la jaro 1931 ĝi aperas ĉiu-dekkvartage en pli granda formato (la sama formato kiel “S-ulo”). En la jaro 1930 ĝi regule aperis ĉiumonate, k estis aldonita la ĉiumonata gazeto “La Lernanto”. Sume ni donis 202 paĝojn (formato “La Lernanto”).
Ni en kunlaboro kun la aliaj nederlandaj esperantist-organizoj prizorgis gazetar-servon, kiu bone funkciis k per kiu ni publikigis poresp-ajn komunikojn en la nederlanda gazetaro bonefike. Per tiu servo estis publikigitaj 2060 artikoloj en 880 gazetoj.
La “Konvencio” estis laŭpove plenumata: dum tiu ĉi jaro multaj el niaj anoj ni aligis al SAT; bedaŭrinde, ankoraŭ ne ĉiuj niaj anoj trovis la vojon al SAT. Same ankoraŭ ne ĉiuj SAT-anoj holandaj sentas la neceson: “ĉiuj laboristoj estu en unu laborista organizo.”
Ĉiel ni klopodis propagandi. Krom nia valora organo ni eldonis 51 000 propagandaĵojn, kiuj en la antaŭa jaro estis disdonataj. Ni aranĝis 10 poresp-ajn ekspoziciojn, kiuj estis bonege vizititaj k precipe celis antaŭpreparon por la kursoj. Ni partoprenis kelkajn laboristajn manifestaciojn, en kiuj ni per flagoj k tukoj kun devizoj propagandis por esp-o. En Amsterdamo, en la manifestacio kontraŭ la ŝiparleĝo ni
— paĝo 7 —
bonefike per parolĥoro direktis la publikan atenton al nia movado. Ĉi tiu manifestacio en Amsterdamo estis partoprenata de pli ol 80 000 personoj (dum en aliaj lokoj okazis samspecaj manifestacioj). Bona propagando estis denove la disaŭdigo per radio de niaj t. n. kvaronhoretoj. Per la V. A. R. A. (Asocio por Laboristaj Radio-amatoroj) ni sukcesis plenumi tiun taskon. Ni klopodis efektivigi aranĝon de esp-a kurso per radio; bedaŭrinde pro malfavoraj cirkonstancoj ni ne sukcesis, tamen en 1931 ni plue daŭrigas niajn klopodojn. Nian kongreson ni tenis en Utreĥto; ĝi estis grandsignifa k bone vizitita.
Resume, la jaro 1930 estis bona instigilo al plua laboro, kiu kondukas nin al historia fakto, al la jubileo de l’ dudekjara ekzisto de nia Federacio.
La sekretario.
POR LA KONSERVO DE SAT
Multnombraj estas la rezolucioj, kiujn ni ricevis lastatempe, similaj al ĉi tiu sube presita de la Bruselaj SAT-anoj. Manko de loko malpermesas represi ilin ĉi tie. Tamen ni mencios sube la kolektivajn rezoluciojn kun fid-esprimo. Ni volas rimarkigi ankaŭ, ke ni ricevis nombron da individuaj leteroj, kiuj kuraĝigas nin k deziras al ni sukceson en la klopodado konservi la ĝisnunan SAT. Menciinde estas, ke siaflanke la Kontrol-Komitato ricevis multajn leterojn kolektivajn k individuajn, kiuj postulas la eksigon al la subfosantoj.
REZOLUCIO
La subskribintaj SAT-anoj, post debato okazinta dum kunvenoj regule kunvokitaj en kafejo “A la Renommée” en Bruselo, la 15. k 22. januaro 1931, konsiderante unuparte:
a) ke la reviziistoj troviĝas en vicoj de opoziciularo k ne ĉe Direkcio,
b) ke revizio — en si mem — ne estas kondamninda, sed ke ĝi devas efektiviĝi per honestaj metodoj,
c) ke reviziistoj devas kuraĝi konfesi sian revizideziron k ne kulpigi aliujn per siaj propraj agoj.
Konsiderante aliparte:
ke SAT-gvidantoj ne deflankiĝis de la du gravaj principaj bazoj de SAT: Klasbatalo k supertendenceco,
ke forigon de Esp. Servo el “S-ulo” k ĉesigon de akcepto de abonoj-aliĝoj-mendoj el Sovetio diktis neeltenebla financa situacio k nekapablo, fare de sovetiaj K-doj, akurate forigi la krediton en Moskvo pertiea libroeldonado.
ke la komfrakciaj ĉefoj — SAT-anoj — faris la unuajn paŝojn al skismigo de SAT per kreo de “Internacisto”, de “Ekrelo” k preparo de Kongreso de Revol. Esp-istoj en Moskvo kun celo krei skismigan tutmondan asocion;
decidas adresi sian fidesprimon al SAT-Direkcio.
L. Springael (1729), Jos. Lebacq (7297), L. Petit (9766), L. Suy (8274), E. Weyaret (16 974), J. Urlich (10 049), L. Trebitsch (12 565), H. van Vynckt (616), J. Bracops (1999), E. Chapelier (9106), G. Stalens (5895), Maurin (16 971), Glineur (469), M. Van Aelst (155), L. André (14 897). (Krom du el la subskribintaj K-doj ĉiuj pagis sian aktivan kotizon por 1931.)
Rezoluciojn samsencajn ni ricevis plie de: SAT-anoj en Stokholmo (Svedio) — subskribis 12 K-doj; en Ljono (Francio) — unuanime akceptita; en Duseldorf (Germ.) — per 10 voĉoj kontraŭ 2 k 3 sindetenoj; en Lajpcig — subskribis 13 K-doj*; Vilĵuif (Francio) — 2 K-doj.
Pri “voĉoj el Sovetio”
Kelkaj K-doj esprimis sian dubon pri la aŭtentiko de la poŝtkarto, kies tekston ni publikigis en la n-o 330 de “S-ulo”. Ni do sciigu, ke ni tenas zorge la originalon k sekve povas konvinki per fakto la dubemulojn. Ni aldiru, ke ni posedas multan alian similan materialon, kiu pruvas plej nerefuteble, ke multaj rezolucioj voĉdonitaj en Sovetio estas … tute senvaloraj. Unu K-do eĉ skribis por peti pardonon, ke lia nomo troviĝas sub iu rezolucio, sed rifuzi li ne povis.
Sed estas evidente, ke nur la C. K. de SEU, kiu denuncis “S-ulo”n kiel “kontraŭrevolucian” organon kulpas k respondecas pri tia stato. Malgraŭ ĉio ni daŭrigos kiel estinte defendi la Sovetian laboristaron kontraŭ ĝiaj malamikoj.
Vortoj kaj agoj!
En la n-o 320 de “S-ulo” ni sciigis, ke dank’ al la klopodoj de nia presejo estis atingata la permeso ekde januaro sendi al Lajpcig ĉiumonate 1000 markojn germanajn, por tiel iom post iom likvidi la ŝuldon de C. K. de SEU al SAT. Sekve, laŭ tiu promeso la kasisto de SEU estus povinta sendi la monatan kvanton je la 1. januaro, tiel montrinte ke oni konsideras serioza sian promeson.
Nia Administranto informis nin, ke ĝis la 13. februaro li ankoraŭ ne ricevis eĉ unu kopekon! Ni lasas al la legantoj juĝi pri tiu fakto!
Ni tamen ne laciĝas klopodadi por atingi, ke la SAT-mono ne estu forturnata per malnobla manovro de sia destino. Ni insistos denove k denove ĉe nia presejo en Lajpcig, por ke ĉi lasta per sia aŭtoritato k influhavo ĉe sovetiaj rondoj nenadu[?] eldevigi la transpagon de l’ ŝuldata sumo al nia preseja konto.
* Rilate al la rezolucio el Lajpcig necesas aldoni jenan klarigon: En “I-isto” n-o 8 oni povas legi fanfarone prezentitan rezolucion de “Lajpziga SAT-rondo”, kiu kondamnas la gvidantojn de SAT. Ni konstatas, ke samdate k samloke okazis 2 kunvenoj de SAT-anoj, el kiu unu kunveno akceptis rezolucion dirantan ĝuste la kontraŭon de tio, publikiĝis en la opozicia gazeto. Estas do simpla trompo k blufo prezenti la tendencan rezolucion iniciatitan de la “Ekrelo”-administranto Kampfrad kiel opini-esprimon de la “Lajpciga SAT-rondo”!
ANTAŬ TRIBUNALO PRO APARTENO AL SAT
En la urbo Ŝiaŭliai (Litovio) mi troviĝis en decembro 1930 antaŭ la milita juĝistaro en distrikta juĝejo. Antaŭe mi estis tenata tri monatojn en centra malliberejo por malfacilaj laboroj en la urbo Kaŭnas (Kovno), k poste provizore estis liberigata dank’ al iu samideano, kiu garantiis por mi per monsumo. Oni kulpigis min pro aparteno al SAT kiel al kontraŭŝtata organizo k pro disvastigo de literaturo de suprenomita asocio, la gazetoj “S-ulo” k “Sennacieca Revuo”. La juĝistaro konsistis el regimentestro, du oficiroj k du soldatoj. La sekretario-oficiro legis la kulpig-akton konsistantan el tri folioj, laŭ kiu 1. en j. 1928 mi estis ano de sekreta bolŝevik-komunista organizo Sennacieca Asocio Tutmonda, kies celo, kiel bone estas konate, estas per armita ribelo forigi en Litovio la ekzistantan sociordon. 2. En j. 1928 mi donis por legi al aliaj esperantistoj “Sen. Revuo”-n (n-o 4/5) el j. 1927, kie en artikolo “Homido” laboristoj estas vokataj manpreni batalilojn kun ruĝaj flagoj por ekribeli kontraŭ la ekzistanta sociordo.
Kiel atestanto de polica flanko donas sciigojn pri SAT ankaŭ estinta mia amiko, nuntempe UEA-delegito, Andrius Borkauskas. Poste parolas eksperto-tradukisto de esperanto, iu nekonata al mi s-o Domeikis, kiu klarigas, ke SAT ne estas komunista organizo, sed nur celas disvastigi inter lab. rondoj la internacian lingvon. La prokuroro montras, ke la artikolo “Homido” sufiĉe klare agitas inter laboristaro por renversi la kapitalistan sociordon k postulas por mi severan punon. Mia defendanto, advokato Vanclauskas, nuligis ĉiujn argumentojn de l’ prokuroro k postulas plenan mian pravigon.
En miaj lastaj vortoj mi diras, ke ne ekzistas nuntempe en tuta mondo iu ŝtato, kie lab. esperantistoj estus punataj per malliberigo pro disvastigo de sia esp. literaturo, k ke estus malhonoro por la juĝistaro antaŭ la
Korekto. K-do Rössler (11 297) petas nin sciigi, ke la materialon por sia artikolo “La kapit. raciigo” (vd. n-on 331) li ĉerpis el “AIZ” (Lab. Ilustrita Gazeto).
— paĝo 8 —
tutmondo, se oni forprenus mian liberon pro tio, ke mi legas literaturon k aniĝas organizon, kies celoj estas ne politikaj, sed kulturaj. Post pli ol unuhora konsiliĝo la juĝistoj malkondamnis min.
(12 868)
Respondo al SAT-ano 29, Nov-Jorko¹
Nenie estas lando Ameriko, sed ekzistas kontinento kun tia nomo. Povas esti, ke iuj ne sufiĉe bone scipovantaj esp-on misuzas la vorton Ameriko anstataŭ Usono, aŭ Usonon anstataŭ Ameriko — tio dependas de la senco aŭ esprimotaĵo. Ankaŭ povas okazi, ke bona esperantisto (kiel ekzemple SAT-ano 29) ne informas sin sufiĉe bone pri sia propra temo. Amerika Federacio de Laboristaro ne estas usona organizo nur — ĝi estas amerika organizo, ĉar ĝi akceptus membrojn el la tuta kontinento Ameriko. Pro samlingveco nur kanadaj laboristoj, krom usonaj, estas en ĝi. Sed eĉ se kanadanoj havus sian propran organizon k nur usonanoj estus en tiu organizo, ĝiaj kreintoj estas la solaj, kiuj havis la rajton doni al ĝi ĝian nomon; provu retraduki “Federacio de Usona Laboristaro” en la anglan k vi trovos, ke eĉ vi ne rekonus ĝin.
Estas usonaj milionuloj, amerikaj k eĉ tutmondaj. Ekzemple Morgan, usonano, ne nur estas amerika milionulo, sed eĉ tutmonda. Se vi ne kredas, demandu la germanojn. Por la plej granda parto de usonaj civitanoj-kapitalistoj la amerikaj landlimoj ne ekzistas k ilia kapitalismo estas tutamerika; la etburĝoj estas, kompreneble, usonaj kapitalistoj.
Georgo Saville (SAT-ano 1092).
Ruĝa Spartakiado de R.S.I. en Berlin, 4—12-an de julio 1931
Jam 1921 estas fondita la Ruĝa Sporta Internacio (RSI), kun celo aktivigi k revoluciigi la laboristan sporton k fari, ke la “ruĝaj sportuloj estu la soldatoj de la revolucio”. Tio estas devizo de RSI. Sporto tute ne estas ilo por forgesi la ĉiutagan mizeron, ne, tute ne. Sporto estas ilo por plifortigi nin, por pli solidarigi la amasojn, por pli batali kontraŭ malamikoj de l’ proletaro. Tiajn taskojn plenumis RSI dum sia 10-jara agado. Grandaj anaroj renkontiĝos nunjare al Spartakiado en Berlin. Sed ni esperantistoj devas helpi organizi, k tial ni starigis Esperantan Spartakiadan Komitaton, adreso: Berlin C 2, Dirksenstr. 42. Aŭ skribu rekte al Spartakiade-Komite, Berlin, Neue Friedrichstr. 79 a.
Gek-doj helpu al ni. Minimume interesu vian landan sportgrupon k skribu al ni. Raportu pri la stato de l’ sportmovado ĉiufaka en via lando.
(3257)
VEGETARA SEKCIO DE SAT
Transpreninte de K-do Walter la gvidon de l’ Sekcio, mi konstatis, ke nur malmultajn nomojn entenas la listo de niaj anoj. Tial mi alvokas ĉiujn vegetaranojn en SAT grupiĝi en la Sekcio. Estas nia nepra devo fari tion en la kadro de SAT. Mi proponas, ke vi kolektiĝu ĉirkaŭ ĉefa peranto en la diversaj lingvoregionoj. Tia ĉefperanto por regiono estu elektata dum SAT-kongreso. Estu ankaŭ lokaj reprezentantoj. Tiu sistemo funkciu laŭeble jam ĝis la nunjara kongreso. Ĉiu pripensu mian proponon k siaflanke direktu siajn sugestojn k rimarkojn al suba adreso. Devo de ĉiu unuopa K-do estas fortiri lab. elementojn el neŭtralaj organizoj vegetaraj, vivreformaj, pacismaj aŭ sim. Se li mem estas ano en tia organizo, li eluzu la okazon por senvualigi la ŝajnan neŭtralon k resti en ĝi, ĝis li mem kapablas starigi grupon. Per la aparato de l’ Sekcio ni devas priservi izolulojn, grupojn ktp. Sed tial necesas, ke ĉiu sekciano persone, aŭ per la peranto, informu pri sialokaj okazoj. Estu en daŭra kontakto kun la Sekcio. Tiel kreiĝos informservo, kiu devas fariĝi plej kara amiko k subteno nia por mondskala laboro. En ĝi speguliĝu via animstato, suferoj, volo al libero, al ŝanĝo de l’ nuna stato; ĝi spegulu vian klasbatalkomprenon, montru la agmanierojn por forskui la perfort-potencojn. Krom la literatura helpo ankaŭ ne forgesu la … monan. Al mia peto disponigi tutan paĝon en “S-ulo” por la Sekcio ne konsentis la redakcio, sed esperigis nin en okazo de 12-paĝa amplekso de la gazeto. Ni varbu por “S-ulo”, sekve por ni! Atendante multvoĉan eĥon: La sekci-gvidanto
Kurt Klaps (2421), Danzig, Karpfenseigen 12.
¹ Vd. “S-ulo”n n-o 327.
NIA POŜTO
Literaturamanto. — Ni ja legis pri reapero de “Literatura Mondo” en diversaj gazetoj. Sed ni ne povas aperigi recenzon, tial ke la eldonantoj ne sendis al ni eĉ unu ekz-on.
Bumm. — Vian manuskripton ni sendis al la red. de “Jun. Paĝo”. — Red.
9367. — Se ni sukcesis ricevi nian monon de CK SEU ni povus nun eldoni jarlibron, se ne, ni nur povos eldoni ĝin fine de la jaro.
Bonĉeff. — SAT neniun rajtigas kolekti monon por SAT. Se iu K-do konfidas la monon al iu persono aŭ institucio, tiam li faras tion je propra risko. Ni ŝatas la monon rekte ricevi.
Adm.
KORESPONDADO
AŬSTRIO
— Samideanoj en Sovetio aŭ Francio, kiuj estas en la situacio serĉhelpi laboron por senlaborulo (lignaĵisto), bv. skribi al: Markus Lampl, Hart, 81-b, Strassgang.
BRITIO
— Laborista Esp. Klubo en Rhyl aranĝos tre baldaŭ ekspozicion por montri la valoron de esp. al la laboristaro. Bv. tuj sendi gaz., esp-aĵojn, L, PK, PI, ktp. el ĉ. landoj. Al ĉ. sendinto ni nepre resp. Adresu al: K-do J. F. Stone, 72 Grosvenor Avenue, Rhyl.
ĈEĤOSLOVAKIO
— Tiu, kiu sendas al mi prospektojn, se eble kun prezaro de aŭtomobil-leviloj (lastaj novaĵoj), ricevos de mi 5 belajn PI de nia urbo aŭ de ĉeĥoslov. naciaj kostumoj. Adr.: K-do Jan Pich, Jednotarska, 13, Plzen-Letna.
FINLANDO
Gek-doj, por eviti neakuratan funkciadon de SAT-aparato bv. noti la novan adr. de SAT-peranto (5095): K-do E. Mäntynen, Kaup. Talo-Viinikka-ovi, 32, Tampere.
FRANCIO
K-do Raŭl Melo, 7, str. Labat, Paris (18), dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj k interŝ. PM, kĉl. Mi resp. ĉiam rapide.
GERMANIO
K-do Walter Schmidt, Grasdorfer Str. 19/I, r., Leipzig O 28, kĉl, pri ĉ. temoj, PI, PK, bfl. Resp. garantiata.
— 10 K-doj dez. korespondadon kĉl krom Sovetio, L, PI. Adr.: K-do Karl Beckmann, Jägerstr. 4, Schwerin i. M.
— Gek-doj koresp. kun eksterlandanoj pri div. temoj. Resp. garantiata. Skribu al: K-do Julius Mathes, Sonnenstr. 1, Freiburg i. Br.
SOVETIO
— Studentoj de maŝinkonstrua teknikumo koresp. kĉl. Resp. garantiata. L, PK, PI, PM, fotoj, gaz., jurn. Adr.: K-do Griŝin, Radostnaja, 4, Nikolaev, Ukrainio.
5 SAT-anoj el grupo Wurgwitz (Dresden)
deziras korespondadon kun Gek-doj el ĉ. l. L, PK, PI, PM. Resp. gar. Adr.: Espero-grupo Wurgwitz (Dresden), Hauptstr. 26.
Geesperantistaro tutmonda!
Esp.-Grupo de Lidköping aranĝos internacian letervesperon la 13. marto. Sendu al ni PI, L, gaz. ktp. Ni garantias certan respondon. Adr.: K-do Erik Ahl, Lidköping, p. r. (Svedio).
Tutmondaj Gek-doj atentu!
Lab. Esp-ista Sekcio (LES) en Stonava festos aŭtune “10-jaran jubileon de esperanto en nia vilaĝo”. Por montri valoron de esp. en tutmondo al nia publiko, ni petas ĉiujn Gek-dojn sendi al ni taŭgan materialon, PI, esp. gaz. ktp. por ekspozicio. Ĉiuj estos rekompencataj per respondo! Adreso: Jozef Balicki, Stonava 198, Silezio, Ĉeĥoslovakio.
Infanamikoj atentu!
K-do Jac. Hillesum, Reitzstr. 17, Amsterdam, koresp. pri ekzisto k estiĝo de ludejoj, sinokupo de urbestraroj pri infanoj. Detalaj informoj k skribaĵoj pri supre citita temo estas dezirataj. Same fotoj de ludejoj k ludĝardenoj.
Alvoko! — Nuntempe en Nordkaŭkaza revuo “Na Podjome” (eld. en Rostov/Don) okazas diskutado pri la romano de M. Ŝoloĥov: “La kvieta Don-o”. Ĉiuj gelegintoj estas petataj sendi siajn kritikojn, precipe politikecajn, pri la verko (duvoluma) por aperigi ilin en la menciita revuo sur la paĝo: “Eksterlandaj gelegantoj pri ‘La Kvieta Don-o'”. Materialojn sendu al K-do A. Sidorov, Poĉtov. jaŝĉik 347 Rostov/Don, Sovetio.
Belgorod (USSR)
Mia kara Alĉjo! Mi estas tre malfeliĉa, ke vi ne skribas al mi. Kun zorgoj atendante vivosignon de vi: Via Injo.
NEKROLOGO
Mortiga apopleksio trafis la 29-an de januaro nian ĉiam silente laboreman 58-jaran SAT-anon K-don
JOHANO GRISAR
Imiti lian oferemon al nia movado, estu nia monumento starigota al li!
SAT-rondo Dortmund (Germ.).
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Sklaveco en la 20-a jarcento | 161—62 |
| “En okcidento nenio nova” | 162 |
| Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ | 162—63 |
| La klasbatalo tra la mondo | 163—64 |
| Pri la konfeso de Mikaelo Bakunin | 163—64 |
| La kolektivigo en USSR laŭ Fedor Gladkov | 164—65 |
| Sennaciula Liberpensula Paĝo | 165—66 |
| Tra Esperantio | 166—68 |
| Korespondado | 168 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 334, 26-a de februaro 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 30,5,60,13] Emblemo de SAT: terglobo kun kvinpinta stelo, en kiu staras la literoj «S.A.T.»
7-a JARO, N-o 334 — LEIPZIG, 26. / 2. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerchner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
Faŝista politiko en la “Libera urbo Dancig”
Tuj post la parlament-balotoj dekstruloj agitis por “modela” Senato.
Sed anstataŭ koncentriĝi, la gvidroluloj disiĝis en tiom da direktoj, kiom ekzistis. Ŝajne ĉiu volis en la nomo de diversaj partifrakcioj direkti laŭ propra egoista vidpunkto la procezon de l’ Senat-formiĝo. Semajnojn daŭris tiu paraliza ĥaoso. Ĉefe la naci-socialistoj konfuzis ĉiun entreprenon, kiu iom servis al starigo de prudenta plano. Multvoĉe k malharmonie la reprezentantoj de ĉi tiu partio babiladis arogante k aliflanke kun ia humilo petis helpon ĉe la pli aĝaj german-naciaj fratoj pro sia noviceco.
Rezulte preskaŭ ĉiuj oficoj estas okupitaj de german-naciaj partianoj. Eĉ la ŝtatprezidanto, kiu prezidis depost la unuaj tagoj de l’ ekzisto de la “Libera urbo Dancig”, devis pro diversaj koalicioj transdoni sian postenon al alia, kiu obeeme plenumas ĉiun instrukcion de l’ german-nacia partio k montras sin ankaŭ fidela kristano. Ĉi-okaze mi rimarkigu, ke senescepte ĉiu senatano aldonis, kiam li ĵuris fidelon al la konstitucio, la vortojn: “kun bonvola helpo de dio”, kvankam tia formulo leĝe nenecesas.
Eksprezidanto kostas al la urbo dum daŭro de du jaroj ĉiujare 48 000 guldenojn dancigajn (= ĉirkaŭ 40 000 germ. mk.) k poste ĝis la vivfino 40 000 guldenoj. Sed ne nur lin, ankaŭ aliajn senatanojn oni ne reelektis k anstataŭigis per alipartianoj. Tiuj senatanoj rajte k leĝe ricevas dumvivan pension. Aranĝo, kiu denove ŝarĝas la buĝeton per daŭra pluso de ¼-miliono. Malaltigon de l’ senatanaj salajroj konsentis nek ili nek la naci-socialistoj, kies unu balotpunkto estis tiu postulo.
La buĝeto provizore starigita sumiĝas je 12 milionoj da guldenoj (ĉ. 2,5 milionoj da dolaroj). Sed, laŭ takso k sperto de la pasinta jaro: multnombriĝo de l’ senlaboruloj, sekve plia pago de ŝtata subteno k plia malaltiĝo de l’ impostoj enspezataj el la salajro, konsekvence neakceptovo de multaj konsumantoj k ankaŭ la neceso importi varojn k sekve malpliigi la dogan-
[BILDO p.1 | 34,37,61,73] Foto: la malnova Kran-pordego, alta mezepoka konstruaĵo kun lignaj supraj partoj, ĉe la bordo de rivero en Dancig.
Kran-pordego en Dancig
impostojn; per la nunaj metodoj oni ne tiom enspezos, por kovri la elspezojn. Nepra helprimedo devas esti trovata . . .
Kontraŭmarksista Senato trovas la solvon. Estas la aroganta proletaro, kiu per marksista laboro en partioj k sindikatoj preparas la ribelon k kiun necesas kontraŭbatali. Pro la ekonomia krizo la Senato asertas, ke necesas krei leĝon por ebligi al ŝtatkonservaj entreprenoj mem ellabori k validigi leĝojn, kiujn nur poste priparolu k sankciu la popola parlamento. Konsekvence pro tio estis celite malpliigi laŭgrade la ŝtatoficistajn salajrojn. Sed kiam la leĝo estis konfirmita, la reganta kontraŭmarksista koalicio forgesis sian promeson, sub la preteksto de konvencio kun germanaj ŝtat-oficistoj. Ĝi anstataŭe proponis krom-impostpagigi la ŝtatoficistojn.
Kontraŭpropono de socialistoj k komunistoj, laŭgrade fari la redukton en alto de 5—20%, estis malakceptata. La origina postulo estis eĉ ĝin fari ĝis 40%, sed ĝi devis esti reprenata, ĉar la nacisocialista “laborista” partio promesis fari similan proponon. La faŝistoj eĉ ne donis sian kontraŭproponon k ankaŭ ne subtenis socialdemokratojn k komunistojn ĉe la voĉdono. Tiel fariĝis leĝo egala por ĉiu kategorio pago de 8% da krom-impostoj (konstante okupataj oficistoj en komunumo k institucioj publik-rajtaj — de 6—7%). Por familiestro la impostlibera sumo estas 200 guld., por gefraŭloj 167 guld.
14 tagojn post sia formiĝo la Senato dekretis, ke ĉiu eĉ plej malgranda enspezo devas esti impostata per almenaŭ 1,10 guld. monate (ĝis nun restis 100 guld. por fraŭlo, 130 por edzo neimpostdevaj). Por geedzoj kun unu infano la impostlibera sumo estis 210 gd. monate. De nun ili pagos 4,40 gd. Ĝis nun ĉiu plia infano kaŭzis redukton de l’ imposto. Tiu ĉi regulo ankaŭ malaperis. Tiel aspektas la protektantoj de familioj kun multaj infanoj por patri-defendo.
Samtempe fariĝas leĝo 10%-a altigo de l’ nuna loĝej-lupago por komenco, kun konsento de l’ “laborista” partio nacisocialista. La sumo ne estas uzata por konstrui novajn domojn. La loĝejoj estas mizeraj k laŭnombre tute malsufiĉaj.
La kontraŭmarksista Senato anonc-
— paĝo 2 —
170 — SENNACIULO
as reorganizon de l’ leĝo favore al kripluloj, vidvinoj k orfoj pro la mondmilito. Nerajte la diversaj subtenatoj ricevas la monon, ĉar ili aŭ la zorgantoj ja “libervole” iris defendi la patrion k devas nun esti tro fieraj por akcepti monon, kiu al ili tute ne apartenas . . .
Nacisocialistaj parlamentanoj konsentas la agojn de l’ Senato malaltigi la subtenon por senlaboruloj, kiuj por ili estas mallaboremuloj. La nova organiza skemo antaŭvidas pli rapidan transkondukon de l’ ŝtata senlaborula subteno al la komunuma subteno (almozpeto).
Ĉiu ĝisnuna ago de l’ Senato estis kontraŭproleta. Kaj kvankam la naci-socialistoj malkuraĝe restis ekster la registara koalicio (formita el german-nacianoj, katolikoj k liberaluloj), ili ebligas per siaj voĉoj la leĝ-malbonigojn por la laboristaro. Se tiuj “socialistoj” montrus sin vere laboristemaj, neniu leĝo povus trafi tiom profunde la laboristaron. La nomo “socialista laboristo” estas nur malhonorata de ili.
Per memklerigo, instruado al niaj familianoj k proksimuloj ni mondskale klopodu forigi tiun minacan danĝeron por ni k niaj posteuloj.
Koko (2421).
Kiu deziras havi ilustritan gvidilon tra Dancig k pri ĝia ŝtatjura pozicio, tiu povas ricevi ĝin ĉe Kurt Klaps, Karpfenseigen 12, Dancig, kontraŭ simila esp-aĵo aŭ resp. kupono.
SKLAVECO EN LA 20-a JARCENTO
(Fino. Vidu antaŭan n-on.)
La angla kolonia registaro ĝenerale estas pli humana rilate siajn decidojn pri la koloruloj, k ankaŭ ĝiaj metodoj por laborigi la indiĝenojn, estas pli homecaj ol la belgaj k francaj praktikoj.
Tial la plej multaj plendoj tiuokaze ankaŭ ne devenas el la kolonioj, sed el la mandat-regionoj k kolonioj kun memregado. En la angla parlamento delegito atentigis la deputitaron, ke sub la okuloj de la brita estraro en Sudano okazas vigla sklavokomerco. La sklavoj grandnombre estas transportataj el Abisenio al Sudano, kie ili devas punlabori en kotonplantejoj. La angla registaro konsentas, ke tie ĉi io ne estas en ordo, tamen deklaris per ĉiuj fortoj kontraŭbatali tion, kalkulante kun la moroj k kutimoj de la tiea loĝantaro.
Pli pripensigaj tamen estas la regantaj kondiĉoj en Brita Hindio. Laŭ la sciigoj de la neoficiala “Hinda Laborista Gazeto” estas tenataj en la hindaj princlandoj ankoraŭ multnombraj sklavoj, laŭ takso proksimume 200 mil.
La hindaj reĝoj disponas pri vivo k morto. La virinoj k filinoj de iliaj sklavoj estas disponeblaj por iliaj haremoj. Ankaŭ ili povas fordoni tiujn virinojn al aliuj. Krom tiuj sklavoj estas multe da hindoj el la malaltaj kastoj, kiuj devas fari punlaboron. Precipe la terkulturistoj ĉiel estas subpremataj. Ĉiam ili devas esti pretaj akompani sian mastron al la ĉasado aŭ plenumi laboron en la palacoj. Ili estas devigataj helpi sen iu ajn rekompenco en vojfarado, k de sia rikolto la plej bonan parton ili devas lasi al sia subpremanto. Tiu hom-malinda stato ja ekzistas nur en la duonmemstaraj vasalŝtatoj, kiuj nuntempe defendas la anglan politikon kontraŭ Gandi k liaj disĉiploj je la profito k ordono de siaj regnestroj. Ĉi tiuj do estas malmulte ĝenataj de la brita estraro k sentas sin plej bone en la nuntempaj cirkonstancoj. Pro tio Britio subtenas la sklavecon en tiuj ĉi ŝtatoj, dum la britaj guberniestroj ĉiel helpas la hindajn princojn koncerne tiun ĉi punkton.
Tiuj deklaroj estas nek atakitaj nek refutitaj dum la lasta ŝtatkonferenco en Londono de la brita ministro por kolonioj.
Tute aliaj estas la proporcioj en Sudafriko. Ĉi tie la koloruloj formis laborunuiĝojn, kiuj sukcese defendas la interesojn de la negroj. Oni ĉi tie bezonas grandan kvanton da laborfortoj por la ekspluatado al la or- k arĝentminejoj. Laŭ la sciigoj de la prezidanto de l’ “Konsilantaro por ekspluatado al la Transvalaj minejoj”, la laborproblemo nuntempe estas la plej kriza faktoro por la ekonomia situacio de la lando.
Oni bezonas almenaŭ 210 mil negrojn, tamen nun nur 180 mil koloruloj laboras en la minejoj. Tiu manko havas multajn kaŭzojn; la ĉefa kaŭzo estas la alta mort-elcento, sekve de la tie reganta ftizo, kiu precipe en la minejoj, kie la malsanĝermoj rapide sin disvastigas, kaptas viktimon post viktimo. Por malgraŭ tio havigi al si la bezonatajn laboristojn, la Sudafrika registaro decidis laborigi la negrojn el la nordaj distriktoj en la minejoj.
Ĉiu indiĝeno, kiu rifuzas subskribi la laborkontrakton, estas submetata al specialaj, premantaj impostoj. Kontraŭ la leĝoj, kiuj praktike nur signifas la reenkondukon de sklaveco, stariĝas ŝtormo da protestoj, ankaŭ el la vicoj de la blankuloj.
La laborunuiĝo, kiu nuntempe nombras pli ol dekmil membrojn, kuniĝis kun la laborunuiĝoj de la blankuloj por komune kontraŭbatali tiujn barbarajn leĝojn de la brita registaro. Kian grandegan amplekson jam atingis la ekscito k malkontento inter la negroj, pruvas la antaŭ nelonge prenita decido de la Ministro de Justo, en kiu estas sciigata, ke ĉiu persono, kiu kuraĝas estigi malkontenton inter la negroj pro la nuntempaj kondiĉoj, estas kondamnata je ekzilo. Same la gazetoj aŭ jurnaloj povas esti tuj malpermesataj k konfiskataj, se ili kritikas la regpolitikon rilate al negroj. Speciala tiucele starigita tribunalo havas la rajton tuj kondamni personojn suspektajn.
Plie leĝprojekto estas prezentita, per kiu ĉiuj negraj laboristoj-unuiĝoj estos nuligataj k ĉiu metiorganizado al la koloruloj estas malpermesata.
Sklaveco en la 20-a jarcento! Kiu pensis pri tio? Ankoraŭ ĉiam la negro estas rigardata kiel ŝarĝobesto k kiel malplivalorulo. Ankoraŭ ĉiam oni emas ekspluati lin korpe k spirite. Anstataŭ eduki, nobligi lin per instruado k fondado de lernejoj, tiuj koloruloj ankoraŭ ĉiam estas devigataj per baston- k vipofrapoj je forton konsumanta laboro, subpremataj k malestimataj, ĝis la morto ĉesigas ilian mizeron.
Ilia libero — la libero de la primitivulo — estas kruele prenata de ili; iliaj familioj estas disigataj, iliaj virinoj k infanoj vendataj . . . k tio ĉio ĉe la “civilizitaj” belgoj, francoj k angloj.
Laŭ Apeldorna gazeto esp-igis A. E. (15 700).
Ĉu faŝismo en Danio?
Pli k pli la itala faŝismo enpenetras ĉiujn landojn. Kiam ĝi tuj post la milito aperis, ni konsideris ĝin kiel izolan fenomenon, intime ligitan kun la naciaj karakterizoj de l’ italoj. Sed iom post iom montriĝas, ke tio estas eraro. Kiel la parlamentismo respondas al la kapitalisma socio en la periodo de libera konkurenco, tiel la faŝismo evidentiĝas kiel la politika sistemo de l’ plu-evoluinta kapitalismo, celanta al koncentriĝo, monopolismo.
Okazis diversaj provoj fondi faŝisman partion en Danio, la lasta estas la fondo de la Dana nacisocialista partio,
[REKLAMO p.2] P. Kropotkin — ETIKO — VOLUMO DE 240 PAĜOJ. Entenas la altvalorajn moralsciencajn konsiderojn de la granda anarkista pensulo. Verko de ĉiama valoro. Havebla ĉe Administrejo de SAT. Prezo: 1,80 mk. g.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 171
kiu estas formita laŭ germana modelo. Laŭ sia programo ĝi batalas kontraŭ la juda kapitalismo, kontraŭ la marksismo, kiu “servas nur por efektivigi la nacian sonĝon de l’ judoj pri tutmonda supereco”, por rashigieno ktp.
En ĝi ne estas ero da racio, k tiu partio certe povas varbi adeptojn nur inter akademianoj de plej malalta kvalito. Praktikan signifon ĝi povos havi nur en revolucia situacio, kiam la burĝaro supozeble povus interesiĝi pri financigo de nacisocialista partio laŭ Hitlera modelo.
La serioza dana faŝismo certe estos kamparana movado samkiel la finlanda. Ĉi-rilate jam troviĝas grandaj atentindaj organizoj. Unue ni citu la SOS-organizon (socia klerig-asocio). Ĝi estas organizo de l’ grandfinancistaro k disponas pri grandaj monsumoj. Nur grandkapitalistoj povas aliĝi al ĝi, k tre sekrete en malnovaj bienoj okazas ĝiaj kunvenoj. Ĝia celo estas: batalo kontraŭ la socialismo, ne enmiksiĝante en la ĉiutaga politiko de la diversaj burĝaj partioj. Aliaj organizoj estas — la lim-asocioj, “socihelpo”, parte la soldataj asocioj k la gimnastik- k pafist-unuiĝoj. Ĉiuj cititaj organizoj estas grandaj, ekonomie fortaj unuiĝoj kun faŝisma tendenco.
La faŝistoj ne imitis la grandan stultaĵon de la laboristoj: lasi sin senarmigi. Ili disponas pri grandaj korpusoj (akademia pafist-korpuso, reĝa elit-ĉasist-korpuso, la pafist-unuiĝoj k. m. a.), kiuj estas pretaj ĉiumomente kontraŭbatali la revolucieman laboristaron.
Multaj homoj eraras, kiuj rigardinte la malsukceson de l’ nacisocialista partio, neas la ekziston de faŝismo en Danio (ekz. la ŝtatministro Staŭning). Sed fakte la faŝismo jam vigle floras ĉi tie, k ĝi facile povas iĝi tre danĝera realo. Precipe se la nuna kamparana krizo montriĝos sufiĉe longdaŭra k profunda, ekzistas ĉiuj ebloj por dana “lappo”-partio¹.
¹ Partio laŭ modelo de finlandaj faŝistoj (kamparanoj).
Parte laŭ skandinava “Mondo”: H. Nilsen (11 082).
[REKLAMO p.3] 2 POPULAR-SCIENCAJ VERKOJ kiuj konatigas vin per klara, facile komprenebla lingvo kun la atingoj de moderna fiziko k kemio: EL LA MONDBILDO DE L’ NOVA FIZIKO de D-ro Reiche; trad. Muravkin. 52 pĝ. 11×17 cm. LA KEMIO DE LA UNIVERSO de akademiano Fersman, 80 pĝ. 11×14 cm. Ambaŭ libretoj estas eldonitaj de SAT. — Prezo po volumo: 0,60 mk. g. Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
VARB-KONKURSO
Ni alvokas la legantaron al granda konkur-varbado.
Ni fiksas tri premiojn por tiuj aktivuloj, kiuj ĝis la XI-a Kongreso de SAT varbas al “S-ulo” la plej multajn novajn abonantojn.
1-a premio: Senpaga jarabono al “S-ulo”, al “La N. E.” k jarkotizo al SAT, plus la “Plena Vortaro de Esperanto”;
2-a premio: Senpaga jarabono al “S-ulo” k al “La N. E.” plus “La Fera Kalkanumo”;
3-a premio: Senpaga jarabono al “S-ulo” plus “Kandid”.
Krome ĉiuj konkurs-partoprenantoj, kiuj sukcesos varbi pli ol 50 novajn abonantojn, ricevos la unuan premion dum 3 jaroj.
Por ke la varbantoj en malgrandaj lokoj, tre ofte izoluloj, ne rezignu dekomence je la partopreno en nia konkurso, ni promesas ankaŭ al tiuj abonigantoj surpriz-premiojn. Kiu abonigos eĉ nur 1, 2 aŭ 3 novajn esperantistojn, havos do la kontentigon ricevi senpage iun de SAT eldonitan broŝuron kiel surprizon. Tiel, ĉiuj varbantoj estos iel rekompencitaj en la fino de l’ konkursdaŭro.
La abonoj estu farataj laŭ la povo de l’ varbatoj: ĉu trimonata, sesmonata aŭ jara; gravas nur la nombro de l’ varbitoj. Laŭmezure de l’ varbado la mono samtempe estu sendata kun la listo de l’ nomoj k adresoj de la varbitoj al la Administrejo kun indiko: Varbkonkurso al “S-ulo”. Ĉi tiu indiko necesas por ĝusta kontrolo. De tempo al tempo aperos en “S-ulo” noto pri la stato de l’ konkurso.
Listoj sen mono ne estas atentataj.
Antaŭen por la 1-a premio dum 3 jaroj!
Por klarigo: Ĉi-supra konkurso al varbado de abonantoj ne estas iniciatita de la Direkcio de SAT nek de la Redakcio de “S-ulo”: la propono venas de iu K-do, kiu samtempe kun la projekto deponis ĉe ni la monsumon necesan por garantii per ĝi la pagon de l’ premioj sen ia elspezo por SAT, esceptante la librojn.
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Ĉe la aŭstriaj faŝistoj
La t. n. “hejmdefenduloj”, faŝistaj milicanoj en Aŭstrio, kiuj esperis preni la ŝtatregadon definitive en lasta jaro, tute fiaskis. Ili estas nun dividitaj en plurajn frakciojn, k eble tiu, kiu sekvas la princon Staremberg, ne estas eĉ la plej grava. La malbona finiĝo de l’ elektoj por tiuj partioj rompis la faŝistan forton k samtempe ilian unuecon. Multaj reiris sub la ŝirmon de l’ bienposedantoj, aliaj fariĝis nacisocialistoj kiel la Hitleranoj en Germanio. Sed la batalo daŭras inter la burĝa k klerikala ministraro unuflanke k la laboristaj amasoj aliflanke, kiuj estas minacataj per perdo se siaj akiritaj rajtoj k per premegantaj impostoj.
Md.
La evoluo de l’ ĝenerala krizo en Germanio
La krizo en Germanio ne nur estas ekonomia, ĝi estas ankaŭ politika k socia. Ni vidis (la 10. feb.), ke la deputitoj de l’ ekstrem-naciistaj partioj (hitleranoj k german-naciistoj) forlasis kun celo obstrukci la parlamentejon k solene deklaris rifuzi plue “kunlabori”. Sed ne tie disvolviĝas la ĉefa batalo, kiu okazas inter la industria k bienposedanta oligarkio unuflanke k la treege suferanta proletaro aliflanke. La armeo da senlaboruloj ampleksas preskaŭ 5 milionojn da laboristoj, preskaŭ je duoblo pli ol ekzistas en Britio. La okupataj laboristoj laboras kun reduktitaj salajroj, kiuj malaltiĝis meze je 8—12%. Sed la plej granda entrepreno, la Ŝtalkartelo, pretendas trudi al siaj dungitoj eĉ malaltigon salajran de 20—25%. Se ĝi sukcesos, sekvos tuj la tuta pez-industrio. La tuta ekonomia k financa plano por resanigo estas bazita sur la sistema malaltigo de l’ manlaboraj prezoj.
L. D. F.
Antaŭ la elektoj en Hispanio
Okazis la elektoj por la difino de l’ membroj laboristaj en la t. n. “Komités paritarios” (labor-komitatoj konsistantaj el egala nombro da mastraj k laboristaj reprezentantoj) en Barcelono la 8-an de februaro. La kandidatoj prezentitaj de koalicio el katalunaj socialistoj k ruĝaj sindikatistoj triumfis kontraŭ la t. n. “liberaj sindikatoj”, kiuj ne starigis liston. La ĉiunuancaj monarkistoj en Barcelono faris komunan kunvenon k decidis prezenti hispankarakteran liston kontraŭ la regionistoj.
La en la Madridaj malliberejoj enkarcerigitaj komunistoj proklamis la
— paĝo 4 —
172 — SENNACIULO
malsatstrikon (je 13. feb.) por protesti kontraŭ sia longdaŭra arestiteco.
P. M.
La atak-taĉmentoj nacisocialistaj en Germanio
preskaŭ ĉiutage en tiu aŭ alia urbo de Germanio atakas (se ili estas je nombro superaj) grupojn de socialistoj (anoj de “Regna Standardo”) k komunistoj. Policaj traserĉoj en la ĉef-oficejoj de l’ stabo faŝista malkovrigis plej akuzajn dokumentojn k konfirmas la suspekton pri vera sekreta organizo por mortigo al politikaj kontraŭuloj. Krome la nacisocialista partio organizis ankaŭ la forkuron de murdintoj trans la landlimon. Montriĝas, ke inter la ŝtat-oficistoj troviĝas sufiĉe grava nombro da Hitleranoj, inter ili direktoro ĉe la ministerio por internaj aferoj, kiu liveris ĉiujn plej konfidencajn informojn al sia partio. Ĉi tiu persono nun estas eksigita el sia ofico k aperos antaŭ tribunalo.
132-A.
Faŝista bomb-protesto en Belgio
La 12-an de februaro okazis du eksplodoj en la domo, en kiu troviĝas la Nacia Instituto por Radiodisvastigo, en Bruselo. Per tiu rimedo la faŝistoj volis esprimi sian proteston kontraŭ la aranĝoj de socialistaj radio-disaŭdigoj, en kiuj estas ankaŭ prezentata “La Internacio”. Plurajn tagojn antaŭe jam la Instituto ricevis minac-leterojn, por ke la aranĝantoj ĉesigu ludi la batalhimnon de l’ socialismo.
St-r.
Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ
(Fino. Vidu n-ojn 327, 330, 332, 333.)
Berenger agas laŭ alia metodo
La popolo ne plu estas tiel facile trompebla, ekribeloj ofte okazadas, la diktatoro devis elpensi novan metodon por trankviligi la amasojn. Berenger prezentis sin kiel demokrato: por fari sin simpatia al la popolo, li ekparolis iom malagrable kontraŭ la finita unua diktaturo; li asertis, ke lia regformo ne estas diktatur-karaktera, sed ke li nepre devas agi malrapide, zorgege, ĝis ĉiuj malbonoj estos forigitaj, kiujn kreis lia antaŭulo. Iom post iom li promesis doni liberon al ĉiuj ĝis okazigo de tutlanda baloto, en kiu la loĝantaro “libere” elektu siajn gvidontojn.
Komprenante, ke la popolo ne kontentiĝos pri promesoj, li malfermis al ĝi la okulojn pri la pereiga monsituacio pri la malbonstato, kiun kreis la diktaturo por la lando, k permesis ankaŭ iomete paroli pri tiuj aferoj, pri la ŝteladoj de l’ antaŭaj ministroj. Laŭŝajne Berenger mem klopodis malkovri k konigi tiujn skandalojn; sed fakte tio estis nur ruzaĵo k nova trompmaniero: Berenger estas samklasano k estis amiko de Primo de Rivera; ambaŭ estis generaloj k inter ili k la reĝo oni interkonsentis, ke Berenger estu anstataŭanto de Primo, ke vulpo sekvu la lupon.
Subite ekaperis sur la politika scenejo la tre konata “martiro” de l’ diktaturo, Sanchez-Guerra. Al kelkaj politikaj enkarcerigitoj Berenger ja permesis, kontraŭagante tiel la decidojn de l’ antaŭa registaro, ĝui relativan liberon. Sanchez-Guerra, la iama ĉefkonspiranto kontraŭ la diktaturo, ankaŭ estis liberigata. Ĉi tiu fariĝis, malgraŭ sia ĉiama konservativemo, malgraŭ sia politika pasinto, vera popola
[BILDO p.4 | 38,42,65,62] Karikatura desegnaĵo: stiligita profilo de viro (Sanchez-Guerra) farita el kurbaj linioj kaj spiraloj, kun du demandosignoj, en kadro.
Sanchez-Guerra trompis la esperojn de l’ popolo; li forĵetis post sia liberiĝo la revolucian maskon k montriĝas reĝofidela konstituciano
heroo. Precipe la meza klaso admiris lin kvazaŭ solan savanton.
Profitante tiun bonŝancan okazon, Sanchez-Guerra volis paroli al la popolo iom pri la estonto de Hispanio. Per tio kompreneble li deziris sole konservi sian bonegan famon, kiun la cirkonstancoj havigis al li; lia nura celo estis pretigi vojon al si por iam . . . agi.
Por konigi siajn politikajn opiniojn al la loĝantaro, Sanchez-Guerra anoncis al la publiko, ke “li parolus volonte en granda teatro, se oni tion permesus al li”. Kial do la tiel demokrata registaro malpermesus al Sanchez-Guerra publike paroladi? Sanchez-Guerra ja ne estas revoluciulo, sed nur tre bona antaŭvidanto. Li ekribelis kontraŭ la pereinta diktaturo ne pro sia malkonsento al ties terura agado, sed tial ke li ekvidis la neeblon teni tiun diktaturon k ekkonis la preparojn de l’ popolo ĝin detrui. Tial Sanchez-Guerra sen la popola ribelo k nur kun helpo de tre burĝaj oficiroj kredis sin sufiĉe forta por ŝanĝi la registaron k silentigi la pretiĝantan popolon. Efektive Sanchez-Guerra estas reakciulo, kiu voĉdonis por la ekzekuto al Ferer (Ferrer), fondinto de l’ modernaj lernejoj; li estis iam ĉefministro k dum ĝenerala striko en 1917 ordonis mortpafi proletojn, amase mortigis ilin en karceroj. Li estas sampartiano de Primo.
Do, Berenger jam permesis al li paroli en granda teatro, kien eniri pro la amasego da ĉeestantoj estis neebla. La jurnalistoj eĉ restis antaŭ la pordoj de l’ teatro; la ejo pleniĝis je ĉefaj politikistoj. Ekstere la popolo interesiĝanta arde pri la opinio de Sanchez plenigis la ĉirkaŭajn stratojn.
Kion dirus Sanchez? Ĉu konservi la monarkion? Ĉu starigi respublikon? La amaso atendis maltrankvile la respondon. La plejmulto atendis, ke Sanchez fariĝos respublikano. Sed al la atendantoj respondis tiuj, kiuj eliris el la teatro: Sanchez Guerra estas perfidulo, li ne volas respublikon! “For Sanchez Guerra! for la reĝon! vivu la respubliko!” ekaŭdiĝis de ĉiuj flankoj la krioj; la amaso ekmoviĝis k marŝis tra la stratoj manifestaciante per laŭtaj krioj kontraŭ la reĝo k la perfiduloj, por la revolucio.
La manifestacio direktis sin al la reĝa palaco; hispankoloraj standardoj estis forprenataj de patri-unuiĝa oficejo k piedpremataj. Ruĝaj standardoj ekaperis ĉie; ili ondis sur la pintoj de bastonoj. La manifestaciantoj marŝis kuraĝe, sed la gvardianoj multobligitaj pafis ĉiudirekten, ili alvenis ĉevale k piedire. Tri tagojn daŭris la strataj bataloj kontraŭ la polico. Bedaŭrinde la popolo estis senarmila. Karceroj k policejoj plenpleniĝis, eĉ 21 junuloj ni estis en unu mallibereja ĉambro.
De tiam Berenger atentis, ke la proletaro ne plu amasiĝu.
(15 430)
La XI-a SAT-Kongreso okazos de 2.—7. aŭgusto 1931 en Amsterdam. ★
[REKLAMO p.4] E. LANTI — FOR LA NEŬTRALISMON! — 3-a eldono. Tiu ĉi broŝuro, kiu vidis jam la trian eldonon, difinis la pozicion de l’ lab. esperantistoj post la mondmilito, montris al ili la ireblan vojon, instigis ilin organiziĝi en propra organizo. La saĝaj konsiloj k antaŭvidoj konservas ankoraŭ hodiaŭ sian valoron kiel antaŭ dek jaroj. Prezo: 0.30 mk. g. Havebla ĉe la Administracio: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— paĝo 5 —
LA KOLEKTIVIGO EN U.S.S.R. LAŬ FEDOR GLADKOV
(Fino. Vidu n-ojn 330, 331, 332, 333.)
La komuno “La ruĝa Moskvo”
Inter la senlimaj kampoj de la kolĥozoj, apud la bordoj de stepa rivereto, invadata de junkoj k salikoj, subite ardegas, superkreskanta k dika, la nepenetrebla verdaĵo de arboplena densaĵo. Sur monteto, kiu superstaras lageton, en la profundo de larĝa aleo staras grandega ŝtona domo. Estas la eksa bieno de riĉa kozako; la densaĵo estas la malnovega, vastega parko. Maljuna, solida baraĵo; la lago, spegulo, kiu reflektas pure la arbaron k la ĉiellazuron. Akva muelilo. Tiu landsinjora loĝejo, la parko, la herbobedo, la lageto, malzorgataj, iomete sovaĝaj, refarataj, memorigas la pentraĵojn de Jukovski. Estas la komuno “La ruĝa Moskvo”. Malantaŭ la domo estas granda komuna loĝejo. Ĉirkaŭ la korto staras la ĉevalejo, la staloj, laborejoj, la forĝejo.
Jam de post 10 jaroj tiu komuno ekzistas. Ĝi konsistas el 150 personoj. Estas proksimume 800 hektaroj da terspaco. La elektita kultur-alternado okazas ĉiu-kvarjare.
K-do Klejmenov, sekretario de la regiona komitato, fieras pri tiu komuno: estas apoga punkto en la kun’g-laboro inter la kampoj de plena kolektivigo. La komuno estas firma k fidinda.
Mi pensas pri aliaj komunoj. Mi memoras tiun, kiu nomiĝas “La Antaŭgvardio” en Ukrainio, k mi iomete ekmalĝojas. Ŝajnas al mi, ke “La ruĝa Moskvo” ne estas ankoraŭ bone organizita: laŭ la kultura vidpunkto, ĝi tute ne diferencas de la “stanicoj” k de la vilaĝetoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin. La interesoj ne transpaŝas la ĉiutagajn aferojn de mallarĝa fako. Ne estas laŭ la kampara vidpunkto efektivigoj, kiuj povus esti citataj kiel ekzemplo al la kolĥozloĝantoj. Estas vere, ke apud tiu komuno ekzistas birdkorto k kunikleja. Sed la kunikloj, kiel leporoj, disiris en la arbarojn, k de tempo al tempo oni kaptas kelkajn. Montriĝas klare, ke la diversrasaj kokinoj, anasoj, meleagrinoj, ne estas imitinde zorgataj. La kortobirdoj vagas en la arbetejo aŭ ovonaskas en specialaj ĉambroj, en kiuj oni povas kontroli ilian reprodukt-kapablon, sed en kiuj oni ne sin gardas kontraŭ la epidemioj, kiuj mortigas amase la junajn kovitarojn. La kolĥozloĝantoj povas do nenion ĉi tie lerni. Estas porkoj, kiuj ankaŭ suferas malsanojn k kies kulturado kaŭzas nur malprofitojn. Ĉie la maldiligento, la malpuro k, je vidpunkto de la vivkondiĉoj, la neprogreso. Neniu kuracisto; la malsanulvartisto loĝas malproksime k venas nur kiam li estas speciale alvokata. La agronomo ankaŭ montriĝas nur malofte. La komuno sin enfermas en sia propra mastrumado.
Neniom da infanet-gardejoj nek -ĝardenoj. La buboj estas malpuraj k duone senvestaj. Estas loĝantino de la komuno, kiu prizorgas ilin; ŝi estas malklera. Fakte la infanoj ne estas gardataj; ili baraktas en la korto, en la polvo; ili malpuriĝas; la suĉinfanoj suĉas siajn fingrojn. La pli grandaj ludas ie ajn; ili kroĉiĝas al la jupoj de la patrinoj, petolas, interdisputas, reciproke sin batas k iafoje sangas. Kelkaj havas bandaĝojn ĉirkaŭ la kruroj. Tamen, ne malproksime de la domo, eta pavilono estas aliigata en infangardejon. Sed oni ne pensas inviti frebelan¹ instruistinon; ĉio restas kiel dum la pasinta tempo; la sama malklerulino plue zorgadas pri la infanoj.
Nenia lernejo; la knabetoj vizitas tiun de la najbara vilaĝeto. La kultura laboro estas tre malvigle plivastigata; estas ruĝa angulo k eta biblioteko; sed tio ĉio estas mizera, senvalora.
Entute, oni celas nur servi al si mem. Tio povas certigi la solidon de la kolektiva vivo; sed, ĉar ne estas kultura gvidado, oni ne konstatas progresojn. Tiu komuno ne povas utili kiel ekzemplo por la ĉirkaŭa loĝantaro; ĝi ne estas kapabla influi la kolĥozloĝantojn, ilin instigi por-ekspluati pli intense sian mastrumon.
La oficiraro mankas laŭ la kultura k politika vidpunkto; oni ne konstatas, ke la komunanoj celas altiri multe novajn homojn. Ne estas la sama fervoro, la samaj malkvietaj esploradoj, kiujn mi sentis k vidis en la komuno “Antaŭgvardio”, pri kiu mi parolis antaŭ momento.
Tamen la profitoj de “La ruĝa Moskvo” estas grandaj, k en 10 jaroj ĝi povus multe fari. La membroj ne deziras studi la sperton k la efektivigojn de la aliaj bonaj komunoj en Sovetio. La homoj ne forlasas sian angulon k tute ne ekpensas pri tio, kio fariĝas trans la limoj de ĉi tiu.
Ĉiuj karakterizaj apartaĵoj de la ĉiutaga kamparana vivo ankaŭ konserviĝis. Ĉiu familio loĝas en sia aparta ĉambro kun ĉiuj proprajoj posedataj: siaj mebloj, sia brokantaĵaro, k la tuta hejma komercaĵaĉo.
Laŭ vidpunkto de la task-disdivido ankaŭ estas nenio speciala, kio povus utili kiel ekzemplo por la kolĥozloĝantoj. Estas vere, ke en la komuno la disciplino estas energia k la tuta mastruma aktiveco malvolviĝas seninterrompe.
Tie ankaŭ la samaj plendoj pri la tuta manko de provizumo per industriaj produktoj. Neniom da sapo (oni ne ricevas sapon de post pli ol du monatoj); la infanoj estas trafataj de favo; la tolaĵo ne plu estas lavata.
La ejo, en kiu oni disdonas la komercaĵojn, estas malplena. Bona panfarejo, kie oni bakas belegan tritikan panon.
Necesas, ke la regiona direkcio koncentrigu sian atenton sur tiun komunon, ke ĝi sendu tien multajn funkciulojn por la kultura k politika aktiveco; necesas organizi centrojn por la infanoj, venigi tien frebelan instruistinon, partianon, kiu povus samtempe agadi inter la virinoj. Necesas bone organizi la komunan nutradon k la instruadon al komunanoj pri la kamparaj problemoj. Nur tiakondiĉe la komuno povos en sia regiono agi kiel fortega pioniro de la kultura revolucio, kiel kapabla organizanto, kiel gvidanto de l’ kolektivig-movado.
Traduko de la Alĝera Esperantista Grupo.
¹ Instruanta laŭ metodo de l’ pedagogo Frebel (Froebel). — Red.
Deklaro de la verkinto de l’ artikolo “Ĉu Revolucio?”¹⁾
K-dino 11 576, parolante en la nomo de la Okcident-Londona Grupo de SAT-anoj², certe grandparte pravas k mi tre ŝatas la konvenan tonon en ŝia respondo. Estas nur domaĝe, ke ne ĉiuj diskutoj estas tiom kamaradecaj.
Kiam mi parolis pri la delegitoj al Sovetio, mi certe ne intencis diri, ke ĉiuj delegitoj estas fiuloj, ne proletoj ktp. Mi volis nur paroli pri granda parto. En multaj sindikatoj oni proponis elekti kiel sendoton al Sovetio simplajn laboristojn; sed la dungitaj laboristoj ne povis akcepti tiun inviton, ĉar verŝajne post sia reveno ili ne plu trovus laboron. Por la senlaboruloj la sama neeblo sin prezentis. Ili devis vivi per subteno de registaroj k certe la registaro kontrolas la senlaborecon de la individuoj devigante ilin ĉeesti oftan kontrolon. Tute facile povis male akcepti la liberprofesiuloj, la sekretarioj de sindikatoj ktp.
Mi kredas verdiri rimarkigante, ke tre malmultaj indaj k laborantaj laboristoj (ne eks-laboristoj) vizitis Sovetion. Kaj demandante la laboristaron sovetian: “ĉu la Sovetia laboristaro scias, kiel estis uzita ĝia mono” mi rajtas respondi al ili, ke ne multaj simplaj laboristoj profitis en tiu mono, sed nur funkciuloj.
Kaj kiel tiu mono estis elspezita en Sovetio de tiuj homoj? Se mi dirus mian tutan scion pri tiu afero, mi naskus tro malsaĝan polemikon; la sovetaj K-doj mem scias, ke la diversaj datrevenoj (ĉefe la X-a) de l’ revolucio estis kaŭzo por okazigo de vastaj festaranĝoj larĝe partoprenitaj (grandkoste) de la eksterlanda ĉeestintaro. Sed eble la laboristoj sovetiaj ne povis partopreni la festenojn aŭ atingi la diversajn drinkejojn, kie satiĝis la respektindaj delegitoj. L. Berjje (630).
¹ Vidu n-on 324. ² Vidu n-on 331.
— paĝo 6 —
[BILDO p.6 | 8,7,91,18] Kaplinia desegnaĵo: «JUNULARA-PAĜO — SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.», kun du stelegoj kun la literoj SAT kaj du junaj figuroj kun flagoj ĉe ambaŭ flankoj; subskribo «SAMBS».
JUNULARA PAĜO
SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.
Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstr. 14 Neckarsulm (Germanio).
Tiaj ili estas
Al la samtitola artikolo en n-o 280 mi volas jenon respondi. La verkinto de l’ artikolo rakontas aventuron, kiun li spertis kun samseks-amanto. Je la fino li mem esprimas, ke la tria sekso havu la saman rajton kiel la du aliaj k pledas por la malfeliĉuloj; tamen kelkajn liniojn antaŭe li nomas la viron monstro. MONSTRO! kiel ponarda piko trafas tiu esprimo ĉiun samsortanon de tiu samseks-amanto. Ĉu vi ĉiuj pli feliĉaj genormaluloj ne povas aŭ ne volas kompreni, ke tia “monstro” estas egala al ĉiu alia homo k nature havas sentkapablon ne monstran, sed homan kiel vi heteroseksuloj? Ĉu vi, verkinto, jam foje sentis vin monstro, se via normala seksa inklino pelis vin al virino amata, por karesi ŝin?
Jes, kio ĉe vi estas natura, ĉar bona sorto donis al vi la senton por la malsama sekso, tion vi simple nomas “monstraĵo” ĉe aliuloj, ĉar vi ne komprenas la teruran enigmon de la naturo, kiu metas en “tiajn” homojn la amon al la sama sekso.
Sed ĉu vi ne volas klopodi helpi al “tiaj” per komprenema konduto al ili? Ĉu vi ĉiuj ne jam foje facilanime ekridis aŭ almenaŭ indignite grimacis, se vi okaze aŭdis ion tian aŭ renkontis tiele suspektatan homon? Kiel facile do estas suspekti iun en tia afero k ankoraŭ pli facile disvastigi babilaĵon plej ofte kalumnian. Kiel klera homo meditema vi respondi devus en alia maniero al nepensemaj babiluloj, ol konsente rideti. Al tia homo la vivo, aŭ pli bone la vegetado, fariĝas senfina turmento, eĉ se neniu imagas pri lia sorto, tiom pli se ial lin trafas la suspekto, kiu kutime fulmrapide dispublikiĝas k kiu en la malpura fantazio de kalumniemaj homoj kreas plej abstraktajn imagojn, kiuj asertitaj de unuj estas kun vera ĝuo kredataj k plurakontataj kiel faktoj de aliuj.
Ofte preferas tiaj malfeliĉuloj, kiuj estas senkompate pelataj al malespero per abomenaĵoj de siaj sensaciemaj kunhomoj, libervole morti ol daŭrigi tian vivon. Kompreneble tiu ago poste estas komprenata kiel signo de kulpo pro la imagoj fantaziaj alkroĉataj al ili. Homoj kun tia animstato estas eksterordinare delikatsentaj k sentas ĉiun geston, kiun vi laŭ via opinio sekrete faris al via apudulo pri ili. Kontraŭe multaj emas publike montri sian spriton dum ĉeesto de “tia”, mokante lin kaŝe kun maldecaĵoj. Mi rekomendas al vi, se vi nepre devas montri vian moralan indignon al tia homo, ke vi post tio li havos okazon defendi sin k vi havos la eblon pruvi al li la malmoralon. Tio estus honesta k hominda; krome plej ofte la vero montriĝus k la multaj mensogoj devus sin kaŝi tien, kien ili apartenas. Ĉiu bubaĉo povas de dorsflanko malice ataki, sed bonkaraktera homo malŝatas ataki embuske sendefendulon. Ke tiaj homoj plej ofte vivas tutĉaste, estas pruvite, k estas netakseble, kiom da amikeco ekzistas, en kiu la amo montriĝas purideale sen iu ajn seksa interrilato. Jen forta manpremo k profunda rigardo al amata okulparo donas al ili eron da feliĉsento, kiun heteroseksuloj ĝuas plenplene en seksa kuniĝo.
Ho, gelegantaro, ne kredu, ke la amo al la sama sekso estas io malofta. En ĉiuj rangoj k klasoj ekzistas tiaj homoj malfeliĉaj, kiujn burĝaj leĝoj vicigas inter la krimularo. Leĝoj, kiujn jam kontraŭbatalis konataj al vi gvidantoj el nia klaso, kiel ekzemple Bebel k. a. Tiu ĉiam estinta k daŭre ekzistonta problemo ne solviĝas per malnoblaj persekutoj, kiuj decas al la homaro el la epoko de sorĉistin-procesoj, sed ne al la el spiritaj noktoj leviĝanta nuntempa homaro.
Homo tia ne emas peti de siaj kruelaj persekutantoj kompaton aŭ komprenon pro sia sorto, kiun li devas senkulpe suferi, sed kiom dankema li estas al homo, kiu el propra sperto konvinkiĝis pri la sambona moralo de tiaj, kompare al aliseksaj homoj. Neniu povas scii, ĉu ne amiko, kiun li mem ŝatas pro liaj bonaj ecoj, estas “tia”, ĉu frato aŭ alia parenco aŭ konato, kamarado portas kaŝite en sia koro tiun sorton. Ĉu vi per senpripensa kondamna eldiro deziras ofendi ilin? Ne, Gek-doj! tion vi ne faros. Kiom da fervoraj batalantoj vi perdus, kiuj en niaj vicoj serĉas forgeson pri sia sorto, duoble aktive laborantaj, batalantaj por vi. Batalu por ili — aŭ almenaŭ ne kontraŭ ili. Tia.
“Mian n-on, mian nomon mi ne povas citi, escepte se mi havus la ideon memmortigi min. Se vi ne riskas la publikigon de la artikolo, metu ĝin trankvile en paperujon k la normala homaro boju plu kontraŭ “tiaj”, kiuj kreskis, naskiĝis el ĝia propra rondo, anatemu plu, moku pri ni — k tiele pri vi mem, ĉar ni estas naskitaj k kreitaj de genormaluloj.”
Kara, nekonata K-do. Tre multan dankon pro via responda artikolo, kiun jeti paperujon ekzistas nenia motivo. Mia artikoleto neniel celis ofendi iun. Ĝi estis rezulto de subjektiva sperto. Mi spertis, ke tiu persono ne volis al mi helpi pro amo, sed simple profiti el mia senhelpeco k fremdeco. Tial la vorto monstro. Sed mi ne kontentis pri mia sperto. Mi petis objektivan, sciencan klarigon. Mi mem serĉis en ĉi-temaj libroj. Prof. Th. Lesing (Lessing) klare elmontras en la libro pri Harman (“Haarmann”), ke ĉefe la nekompreno k malamo de l’ homoj pelis Harman al krimoj, ja, la rifuzo de amo instigis lin pereigi sian pli malpli nekulpan kunulon. — Cetere, tre necesas trakti la seksan problemaron aktualegan por la gejunularo, sur “J. P.”; ĉi-rilataj artikoloj de kompetentaj fakuloj baldaŭ aperos. (A. S.)
Scio aŭ volo?
Dum mallonga tempo mi legis sur ĉi tiuj paĝoj pri du popol-altlernejoj, la burĝ-demokrata en Drajsigaker k la socialdemokrat-sindikata en Harislefeld. Ekzistas ja ankoraŭ pliaj (Tinc, Direnberg, Helsinger, la “Akademio de l’ laboro” en Frankfurt ktp.).
“Tial pli da lernejoj!” finiĝis la artikolo pri Harislefeld. Estus pli bone demandi: “Ĉu sufiĉas tiuj ekzistantaj lernejoj?” “Ĉu ili progresigas la revolucian movadon, ja eĉ nur la laboristan movadon?”
Estas ofte citata eldiro: “Scio estas potenco!”, sur kiu estas bazitaj tiuj lernejoj. — Certe estas necese, ke revoluciuloj k perantoj de l’ laborista movado posedu bonan scion pri sociologio, ekonomio k politiko (etiko ja ne estas estimata, — tamen mi opinias, ke ĝi estas tre grava kultura potenco de l’ ekspluatatoj). Scion ili ja bezonas por povi ekkoni klare la sociajn aferojn, ĉu politike, ĉu ekonomie, ĉu kulture, por analizi trafe la okazaĵojn; ankaŭ ili ja devas scii pri la plej taŭgaj rimedoj por batali kontraŭ kapitalismo k ties helpantoj, klerikalismo k militismo.
— paĝo 7 —
TRA ESPERANTIO
KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT
Ĉe la praktika apliko de la gvidlinioj konigitaj en n-o 329 de “S-ulo” pri aktiva membreco en SAT, montriĝis necese fari kelkajn pliprecizigojn. Ni atentigas do pri jeno:
La fundamenta motivo por la nova formo de l’ paragrafo 4-a de la Statuto (deviga abono al “S-ulo” por aktivaj membroj), kiel ĝi estas akceptita de la Kongreso en Lajpcig k konfirmita de la ĝenerala voĉdono en 1930, estis doni la rajton voĉdoni, sekve partopreni en la gvidado de l’ Asocio, nur al tiuj K-doj, kiuj per legado de la oficiala organo estas informitaj pri la vivo de l’ organizo. Konsiderante la fakton, ke troviĝas malnovaj membroj, kiuj pro ekonomia mizero nekapablas renovigi sian a k t i v a n membrecon (kotizo kun abono), estas konsentite al ili ebligi per favorkondiĉo konservi sian aktiv-membrecon (vd. n-on 329). Tiuj K-doj escepte k provizore restas aktivaj, kvankam ili ne ricevas la gazeton. Ni supozas, ke tiuj aktivuloj, ĝuantaj la favortarifon, ĉe aliaj lokaj abonantoj pruntepreno la gazeton por informiĝi pri la stato de nia movado.
Bazante nin sur tiu principo, ni kompreneble ne povas konsideri, ke n o v – a l i ĝ a n t o j estu a k t i v a j membroj, se ili ne pagas la plenan kotizon. Novaliĝantoj estas konsiderataj kiel aktivaj nur, se ili estas membro-abonantoj. Aliel agi signifus kontraŭ la spiriton mem de l’ paragrafo pri aktiva membreco.
Ni havas ekzemplojn, ke opoziciaj K-doj provas aligi al SAT personojn, kiuj eĉ ne scipovas esperanton, k petas, ke oni konsideru ilin kiel aktivajn sen abon-devigo! … Al tiuj estu dirite, ke ni ne lasas nin trompi de iliaj ruzaĉoj. Ankaŭ ni rezervas al ni la rajton nuligi la aktivan membrecon de K-doj ĝuantaj favortarifon, se ni ricevas informojn kun plendoj ktp. pri misuzo de tiu favorrajto.
Kial SAT ne ricevas sian monon el Sovetio?
CK SEU persiste disvastigis kiel pretekston, por motivigi nepagon al SAT de l’ ŝuldata monsumo, la fantazian aserton, ke pro momentaj ekonomiaj malfacilaĵoj en Sovetio neniaj sumoj povus esti transpagataj eksterlanden, eĉ ne al Ruĝa Helpo ktp. Ni tuj atentigis pri la fakto, ke transpago de sumeto da 12 mil germ. mk., konsiderante la ĝeneralan buĝeton de USSR (la financplano por 1931 de Sovetio entenas 31 918 milionojn da rubloj da enspezoj k 30 418 milionojn da rubloj da elspezoj!), neniel povus ĝeni la normalan funkciadon de l’ sovetia ekonomio. Ĉiu inteligenta persono vidas la ridindon de tia aserto! Por malgranda organizo kia SAT tamen 12 mil markoj signifas vivdemandon.
Nun iu fidinda K-do komunikas al ni jenan fakton: “La sindona sekretario de l’ Internacio de Eduklaboristoj, K-do Vernoŝe (Vernochet) — nomita en p. 40 de nia Jarlibro — respondis al tiurilata demando de nia K-do, ke el Moskvo estas transpagataj al li en Parizon por la organizo ĉiumonate proks. 8—900 dolaroj (ĝis pasinta aŭgusto estis 1100 dolaroj).”
Notu tiun fakton, Gek-doj, k respondu kiel decas al tiuj, kiuj volas rifuĝi post la ŝirmon de supre nomita pretekso. La vera motivo por nepago estas tiu, ke SAT estis denuncita ĉe la Moskva Instanco kiel “flaveta”, sekve detruenda organizo.
Kiel jam sciigite en la n-o 320 de “S-ulo”, sekve de la klopodoj de nia presejo en Lajpcig, kies aŭtoritato k bonaj rilatoj kun la Moskvaj instancoj estas konataj, ĉi tiu sukcesis ricevi el Moskvo 1000 germ. markojn je 3. 11. 1930. Kaj estis promesite, ke ekde januaro 1931 povos esti sendataj 1000 markoj ĉiumonate. Kiel ni jam publikigis, ĝis la 13. de februaro nia Adm. ne ricevis eĉ unu kopekon. Kredeble tio rezultas de la agado de CK de SEU, kiu per cirkulero al grupoj¹ instigis, ke ili voĉdonu rezoluciojn petantajn, ke mono ne estu sendata al SAT.
Ne ricevinte monon, ni ree komisiis al la Direktoro de nia presejo en Lajpcig, ke li klopodu denove ĉe la koncernaj instancoj. Ni esperas, ke tiuj klopodoj sukcesos k ke tiel ni savos almenaŭ parton el nia mono.
¹ Vidu “S-ulo”-n n-o 323, pĝ. 87.
TRA LA ESPERANTA GAZETARO
Ni komencu nian gazetkronikon ĉe la religiuloj. “Katolika Vivo”, aperanta depost januaro ĉiudusemajne apud “Espero Katolika”, raportas multe pri atakoj al la katolikismo k ĝiaj reprezentantoj en Sovetio k Ĉinio. Sed anstataŭ indigni pri la “komunistaj ekzekutistoj”, ili prefere rigardu sian propran vizaĝon en la spegulo, veku la konsciencon de l’ reprezentantoj de dio en tiuj landoj, kie regas la katolikismo. La gazeto mem pledas, raportante pri kontraŭreligia agado en Nederlando, por nuligo de pres- k parol-libero en tiu lando! Nenia dubo ebla pri la sinteno de tiuj uloj, se ili havus la tutan povon!
“Oomoto-Internacia” (septembro/oktobro 1930) reprezentas, same kiel ĉiuj aliaj eklezianoj, la vidpunkton, ke la konstruado de nova katedralo signifas civilizan progreson! Nenio nova do! En artikolo “Neŭtraluloj k neneŭtraluloj” ni trovas jenan konstaton: “Fakto konvinkas pri ĉi tio lasta (nome ke landaj neŭtralaj esp. organizoj estas plej taŭgaj aparatoj por sendanĝerigi la vojon al oficiala alpreno de esp-o en lernejoj k tial devas esti fortigataj): sperta, kompetenta samideano de USSR ĉeestis la Universalan Kongreson de Esperanto en Dancig k sciigis pri la granda soveta esp. movado k pri la granda helpo de la soveta registaro al esp-o, ke la registaro tute bone konsciis utilon de esp-o k neceson ĝin oficialigi por instruplano de la lernejoj, sed la registaro ne decidis oficiale pri la lingvo por eviti, ke la malamikaj registaroj juĝu esp-on lingvo de komunistoj k tial decidu kontraŭ esp-o …” (La substreko estas nia — Red.) Ĉu ni bezonas diri, ke tiu oportunista “samideano” reprezentanta Sovetion ĉe la neŭtralula kongreso estis Drezen?
“Flandra Esperantisto” multe okupas sin pri “nacieco k internacieco”. Citinte Masarik, kiu diris, ke “nacieco k internacieco ne estas kontrasto, sed harmonio …” la gazeto refoje (en feb. kajero) pravigas la flandran naciismon. S-ro Vermejlen argumentas:
Scio aŭ volo? (daŭrigo)
Sed por tio estas necesa ne nur scio, sed ankaŭ juĝkapablo; k juĝkapablo estas pli grava ol la nura scio! Ĉu la supre nomitaj lernejoj havigas al siaj lernantoj tiun juĝkapablon?
Mi jam konatiĝis kun multaj lernantoj el tiuj lernejoj, lernantoj de plej diversaj profesioj k el multaj lokoj. Preskaŭ ĉiam estis la sama aspekto; ili sciis multon, ili scipovis bone paroladi, ili posedis firman evoluan teorion, sed ili ne havis sendependan juĝon pri la socia situacio, tiom malpli memstaran pensadon pri taŭgaj batalrimedoj. Ja, nur tro ofte ili estis nerevoluciuloj, sed homoj plenigitaj je konscio pri sia scio, pri sia supereco k sia estra kvalifiko. Estas la supertakso de nura scio, kiu kaŭzas tiajn efikojn, ĝi ankaŭ kaŭzas, ke tre ofte la simpla partiano perdiĝas en respekto antaŭ la K-do doktoro; ĝi kaŭzas, ke la laborista movado estiĝas pli k pli afero de karieristoj. Vole-nevole la supraj lernejoj favoras tian iluzion. (16 900)
(Finota.)
— paĝo 8 —
“Alta nacia kulturo ne plu povas ekzisti, kiam samtempe ĝi ne estas eŭropa. … Por esti eŭropanoj, ni devas antaŭ ĉio esti io … Por esti io, ni devas esti flandroj. Ni volas esti flandroj, por iĝi eŭropanoj.” (?!)
En “Esperanto” (Genevo) de januaro ni trovas rilate al militokazo jenan respondon de prof. Ajnŝtajn (Einstein) al intervjuinto, en pli granda artikolo pri la socia idearo de tiu fama scienculo. Li diris: “Mi senkondiĉe rifuzus ĉiun rektan aŭ nerektan servon por milito (k provus konvinki miajn amikojn agi same) tute sendepende de iu ajn kritika opinio pri la kaŭzoj de milito.”
“Balkana konkordo” estas nova neŭtrala gazeto por la Balkanlandoj, eldonata depost januaro en Sofio. La gazeto volas pace kunligi la ses popolojn balkanajn, kiuj suferas pro sia divideco. “La esperantistoj formos la kreantan kernon, kiu kiel lavango konstante kreskos, altirante novajn k novajn mediojn de la socio.” Eble bonintencaj paroloj, sed ĉu ne troigo? Vidinte formalaperi pro manko de subteno de plurajn balkanajn esp. gazetojn, kiuj aperis en nacia kadro, ni opinias, ke tiu ĉi komuna gazeto por la tuta Balkanio kreiĝis pli vere pro ekonomia neceso ol pro supra ideala motivo, kiu devas servi nur por maski la malforton de l’ esp. movado en la unuopaj landoj de l’ blanka teroro.
“Arbeiter-Esperantist” (Lab. Esperantisto, organo de GLEA) pli k pli kun ĉiu n-o atestas pri la efiko de l’ “nova linio” en la asocio. Batalo kontraŭ la sennaciismon (en nacia lingvo!), kontraŭ la gvidantojn de SAT, k speciale kontraŭ K-don Lanti. Represo de parto el la mensoga artikolaro aperinta en la “Bulteno de CK SEU” (10/11). Decido de la plivasta estrar-konferenco kontraŭ la Gotenborgan Konvencion; k sekve — nenia propagando por SAT.
“Laborista Esperantisto” (Amsterdam), kiu aperas nun pli grandformate k preskaŭ tute holandlingve, preparas jam en la januara n-o siajn legantojn per pluraj atentigaj k instigaj notoj al neceso kunlabori ĉe la aranĝo de l’ 11-a SAT-Kongreso. N. B.
TRA LA MOVADO — KRONIKO
FRANCIO. Ĉe la Naturamika unuiĝo en Elzaso nia movado bone progresas. Dum la FEO-kongreso (paskon en Nancy) la sekcio de l’ naturamikoj en tiu urbo atendos siajn elzasajn k sarlandajn sam-asocianojn por internacia renkontiĝo kun propaganda festo en la popoldomo, partopreno en la esp. kongreso k dutaga ekskurso. Dum pentekosto esp-istoj k naturamikoj renkontiĝos en la Sud-Vogezmontaro. Nova kurso por naturamikoj komenciĝis ĉi-monate en Strasburgo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Esperanto. Primer Manual. Eldona Fako de K. E. F., Duran i Bas 8, Barcelona. Form. 10,5×15 cm. Prezo: 25 centimoj. 32 paĝoj. Elementa lernolibreto por katalunlingvanoj.
“Floretoj”. Porinfanaj rakontoj tradukitaj de la “Vendreda Klubo” en Winschoten (Nederl.). Eld. J. B. Wolters’ Uitgevers-Maatsch., Groningen-den Haag. 1931. Kun multaj kolorbildoj. Form 13×19. 64 pĝ. Prezo: 0,70 f. (hol. guld.).
Militrezistantoj en multaj landoj. Eld. La Internacio de Militkontraŭuloj. 11, Abbey Road, Enfield, Middlesex, Anglio. 92 pĝ. Form. 14×20. Prezo: ½ ŝilingo angla.
22-a Universala Kongreso de Esperanto. Oxford, 2.—9. aŭgusto 1930. Oficiala Dokumentaro. Aldono al la Kongreslibro. Eldonita de la Loka Kongres-Komitato. 100 pĝ. Form. 15×22. Prezo nemontrita.
Katolika Vivo. Dusemajna gazeto informa internacia. 1-a jaro, n-o 1 (4. 1. 31). Direkcio k Redakcio 22, Cours Albert I, Paris-VIII. Abonprezo: 40 fk. jare; por Francio 30 fk. Form. 30×43 cm. 6 paĝoj.
Tiu nova eldonaĵo de l’ katolikaj esperantistoj atestas pri vigla laborado en tiuj rondoj. Celo de l’ gazeto estas meti praktike esp-on je la servo de la internacia agado de l’ katolikoj. “Espero Katolika” plue aperas kiel monata revuo. Krome la katolikaj eldonas “Skolta Heroldo” k “Katolika Junularo” — resume, la esp. movado disvastiĝas inter katolikaro.
Esperantista Ŝirkalendaro por la jaro 1931. Eld. Heroldo de Esperanto, Brüsseler Str. 94, Köln, Germ. Form. de l’ tuta kalendaro 23×32, de l’ folioj 11×16. Prezo: 1,50 mk. g. — Ĝi entenas diversajn priesper. informojn, ĉefe kun reklamcelo; por ĉiu semajno estas unu folio. Loko por notoj ktp.
L’Economie Soviétique, Sa dynamique, son mécanisme, Lucien Laurat. 250 pĝ. Prezo: 15 fr. fr. Eldonejo: Librairie Valois, 7, place du Panthéon, Paris.
Tial ke la verko estas franclingva k ne rilatas al nia movado, ni ne povas ĝin recenzi k nur mencias, ke la aŭtoro estas konata SAT-ano.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
Freie Presse, Strasbg., 6. 1., amasmanif. kontraŭmil. en Bern, Tolaĵo por novnaskitoj; Neue Zeitg., München, 3. 1., problemoj de l’ familio en Sovetio (sen mencio de fonto!), 31. 1., unu el multaj (Kurmanaev) (same sen mencio de fonto!).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Münchener Post, 23. 1., 24./25. 1., 26. 1., 28. 1., Le Prolétaire, Liége, 22. 11., Sport & Socialisme, Liége, 23. 10., 11. 12., Le Jeune Pionnier, Uccle (Belg.), n-o 1., Régénération, Paris, feb., Travail, Lyon, 31. 1. Signalen, Stokh., 29. 1., D. Deutsche Eisenbahner, Berl., 25. 1., Gazeto de motorciklistoj (Germ.), 1. 1., Das freie Wort, Berl., 11. 1. (1 favora k 2 malfavoraj artikoloj kun tre stulta supraja juĝo pri esp-o); Volksblatt, Bohum, 4. 1., 10. 1., 12. 1., 13. 1., 14. 1., 15. 1. (parte tiuj notoj aperis ankaŭ en 5 aliaj gazetoj de la Rur-regiono); 19. 1., 26. 1., 28. 1., 31. 1., Dortmunder Gen. Anzeiger, 15. 1., Westf. Volksztg., Bohum, 31. 1., Bochumer Anzeiger, 31. 1., Neue Zeitg., München, 8. 1., 16. 1., 22. 1., The Labour Woman, London, feb. (rubriko).
Peresper. materialon enpresis:
Neue Zeitg., München, 19. 1.
NIA POŜTO
5140. — Mi bedaŭrinde ne havas tempon por doni al vi la konsilojn, kiujn vi petas; mi ne estas dungito de SAT k sekve povas nur mian liberan tempon dediĉi al nia afero. Se vi sendus tre legeble skribitan manuskripton, k se la temo estus bone pritraktata, SAT ja principe povus ĝin eldoni. Honorarion ricevi ne esperu, al neniu ni pagis ĝis nun. Via “Tago” aperos. E. L.
16 602. — Via artikolo aperos.
F. Ullrich. — Momente mankas loko; sed okaze ni povus utiligi. Red.
LETERVESPERO
estas aranĝata de la skandinava laborista klubo en Rockford, Ill., Usono, la 24-an de marto, skribu multnombre. Ĉiu letero estos respondata. K-doj skribu al K-dino Sigrid Ahlander, 1014 — 11th Ave., Rockford, Ill. K-dinoj skribu al K-do Erick Beck, 1215 — 16th Ave., Rockford, Ill. Ĉiuj kovertoj estu markitaj B. A.
Halo, Odense vokas!
Por montri al niaj gelernantoj la grandan disvastiĝon de esp., ni aranĝos letervesperon la 29. 3. Pro tio la tutmondaj geesp-istoj estas petataj sendi PI, PK aŭ salutleterojn al la vicprezidanto de l’ klubo: Ax. Andersen, Haŭgstedsminde, 295, Odense (Danio). — Ĉiuj ricevos respondon.
Avizo de Sennacieca Frakcio
[BILDO p.8 | 88,65,95,74] Granda nigra krisigno (!) ĉe la dekstra rando de la anonco.
Revenis leteroj el Germanio de Leipzigano k el Boreck, K-do G. S. Ŝajne estis en malsanulejo. Li tuj sciigu sian adreson por ricevi materialon. Dankon al div. amikoj k amikaj “malamikoj” por kritikoj k rimarkigoj. Neniu forgesu, ke la ordono ĉi-perioda estas: aliĝi al la Sennaciista Frakcio! Sekr. T. Veder, 24—29, Merchantstr., A s t o r i a, N.Y. (Usono).
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Faŝista politiko en la “Libera urbo Dancig” | 169—70 |
| Sklaveco en la 20-a jarcento | 170 |
| Ĉu faŝismo en Danio? | 170—71 |
| Varb-konkurso | 171 |
| La klasbatalo tra la mondo | 171—72 |
| Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ | 172 |
| La kolektivigo en USSR laŭ Fedor Gladkov | 173 |
| Deklaro de la verkinto de l’ artikolo “Ĉu Revolucio?” | 173—74 |
| Junulara Paĝo | 174—75 |
| Tra Esperantio | 175—76 |
| Anoncoj | 176 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 335, 5-a de marto 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
7-a JARO, N-o 335 — LEIPZIG, 5. / 3. 1931
[BILDO p.1 | 30,4,70,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
Kiel mi konvinkiĝis pri neceso de mondlingvo
La mondmiliton mi partoprenis kiel germana soldato. Pro tio, ke mi ne ĉion kredis laŭvorte, kion oni “oficiale” komunikis al ni, miaj superuloj k kamaradoj vidis en mi “nefidindan, nebonan germanon”. Ŝerce mi kelkfoje diris: “Mi ne havas intereson heroe morti por “kara patrolando”, ĉar patron mi ne plu havas — li jam mortis — k landon (grundon) mi ankaŭ ne havas — do laŭ tio, mi fakte ne havas “patrolandon”.”
La aliaj ja ankaŭ ne volis “morti” por la patrio, nur ili estis pli ruzaj ol mi, — ili ne diris tion publike. Ĉe la foriro al la militejo ĉiuj diris al siaj familianoj: “Ĝis revido!” — kio ja laŭsence esprimas la samon. Pro miaj duboj k malkaŝaj diraĵoj mi vekis malamon ĉe fanatikaj patriotoj. Eĉ kelkfoje mi estis en danĝero fariĝi viktimo de miaj propraj kamaradoj, precipe kiam mi provis malhelpi nenecesajn kruelaĵojn.
* * *
Septembro 1914 en la franca urbo Sedan. Nokte granda tumulto en la kazerno. Ni jam opiniis, ke la “Franktireurs”¹ inside atakas nin. Nia superulo eniris nian ĉambron, vokante en granda ekscito: “Leviĝu k aŭskultu! Jen armea komunikaĵo tre grava: En la “Vogeza Montaro” franca soldato estis kaptita, kiu kunportis en sia ekipaĵo tri ferajn stangetojn, 30—35 centimetrojn longaj. Oni esplordemandis lin pri tio, sed li tute ne volis respondi. Pro tio oni “devigis” lin respondi k nun li konfesis: Estas franca arme-ordono, ke ĉiu soldato devas kunporti ĉi tiujn ferajn stangetojn por ilin, dum la enmarŝo en Germanio, enkonduki en la utero de la germanaj virinoj, por tiele malebligi pluan naskadon!
Sekvo de tiuj paroloj estis, ke miaj kunuloj, el kiuj la plej juna estis 32-jara, komencis furiozi. Laŭtkriante
[BILDO p.1 | 32,41,64,76] Karikaturo subskribita «Heidbrinck»: nuda virino kun levitaj brakoj kaj kriantaj buŝo, envolvita en flago kun la surskriboj «STANDARDO» kaj «HONORO»; super ŝi kupido kun glavo; malantaŭe ridaĉantaj vizaĝoj de kronitaj monarkoj kaj militestroj.
ili insultis la francojn, kiuj tiel barbare intencis fiaĝi kontraŭ niaj patrinoj, edzinoj k fratinoj: “De nun neniun pardonon al ĉiuj francoj, eĉ la infanojn oni devas ekstermi!”
Kiam mi nur riskis dubi pri la vero de tia sensencaĵo, tuj ĉiuj turnis sin kontraŭ min k insultis, eĉ minacis mortbati min. El la 26 soldatoj de nia ĉambro, krom mi estis nur unu, kiu ne kredis k tiu unu estis sektano (baptisto).
Pro mia inklino ĉie serĉi la kaŭzojn, mi poste klopodis ekscii la veron pri la feraj stangetoj. Post kelkaj monatoj mi sekrete sciiĝis, ke tiuj feraĵoj estis firmteniloj por starigi tendojn. La franca soldato ne komprenis la germanan lingvon k la germanoj ne — aŭ almenaŭ ne sufiĉe bone — komprenis la francan lingvon. Sub tiaj cirkonstancoj estiĝis la “deviga konfeso de franca soldato”.
* * *
Aŭgusto 1915 en Rusio. Nia bataliono atakis de rusoj okupitan tranĉeon. Kiam ni alvenis proksime al la rusa linio, subite la rusoj ĉesis pafi k en du lokoj ili montris blankaĵon — la signo de kapitulaco. Kun laŭtaj ekkrioj de ĝojo pro la tiel evitota plej kruela batalo — korpo kontraŭ korpon — ni tuj leviĝis k pli trankvile antaŭeniris en larĝa linio. Sed — ho teruro — post mallonga paŭzo, la rusaj maŝinpafiloj denove komencis kraki k multaj germanaj soldatoj estis trafataj. Kun la kolera voko: “Malica perfido!” ni rapide teren ĵetis nin k la pafado de nia flanko rekomenciĝis.
Kiam nia dua linio atingis nin, ni ekzaltis k kuris antaŭen por venĝi la misuzon de la blanka flago. Kurante ni vidis, ke la rusaj soldatoj elrampis el sia tranĉeo sen armiloj. Ili tenis la brakojn supren k laŭte kriis ion, montrante al kelkaj kadavroj de rusaj oficiroj. La soldato apud mi, kiu komprenis la polan lingvon, tra la bruo alkriis min: “Ne estis la soldatoj, kiuj denove komencis pafi post la montrado de la blanka flago, sed estis la oficiroj, k ĝuste la rusaj soldatoj mortigis ilin pro tiu fiaĝo!” Mi klare komprenis la situacion k tuj provis klarigi tion al miaj kamaradoj. Sed vane — jam krakis la krani-ostoj de la
¹ Insid-pafistoj (temas pri ne-armeanoj).
— paĝo 2 —
178 SENNACIULO
rusaj soldatoj. Nenion helpis miaj protestkrioj. Senkulpuloj, kiuj ne plu defendis sin, estis mortbatataj per pafiloj kiel ŝafoj, — pro manko de eblo interkomprenigi sin.
J. Burger (601).
Grenfabrikoj en socialisma konstruado
Niaj K-doj el Sovetio ne nur ne povas ricevi “S-ulo”n, sed estas eĉ riske por ili kunlabori, ĉar en “Isto” oni rekomendas “b o j k o t i l a S A T – p r e s o r g a n o j n, k i e l “S-u l o”n, “L a N. E.”, “L a L e r n a n t o”n k t p. N e n i u e l i n t e r l a o p o z i c i a n o j k u n l a b o r u a ŭ a b o n u, a b o n i g u ĉ i o r g a n o j n!” Tial ni estas devigataj represi el tiu sama “Isto” artikolon pri la K v i n j a r a P l a n o, por ke niaj legantoj povu tiel aŭdi iomete la voĉon de niaj Sovetiaj K-doj. RED.
1. Sur socialisma bazo ni rekonstruas sovetian agrikulturon
Tre rapide paŝas rekonstruado de sovetia agrikulturo. Apartaj malgrandaj mastrumoj el malriĉuloj k mezriĉuloj estas aranĝataj je grandaj potencaj komunmastrumoj (ruse: “kolĥoz”). Ni jam havas tutajn distriktojn k regionojn, aliformiĝintajn je kolektiv-mastrumoj dank’ al la seninterrompa kolektivigado. Ĝis aŭtuno de l’ jaro 1930 plene estis kolektivigitaj la plej grandaj regionoj: Meza k Malsupra Volg-regiono, Norda Kaŭkazio k Centra Humogrunda Regiono. Gigantan signifon en rekonstruado de sovetia agrikulturo havas ŝtataj grenmastrumoj (bienoj) — kolosaj socialismaj fabrikoj de greno.
La sovetia socialisma industrio kreskas tre rapide. Rapide pligrandiĝas la loĝantaro en urboj. Same rapide kreskas konsumado de agrikulturaj produktoj, krudaĵo por industrio k nutraĵo por milionoj da novaj laboristoj. Apartecaj kamparanaj mastrumoj ne povas kontentigi tiujn ĉi bezonojn. Kaj la vilaĝa riĉularo (ruse: “kulak”) pro konstanta kresko de sukcesoj de socialisma konstruado, plifortigis sian kontraŭstaron kontraŭ la agado de socialisma konstruado k de l’ sovetoj. Ĝi penas renversi la gren- k krudaĵ-provizadon de la industrio. Tiu ĉi rezisto kaŭzis multajn grandajn embarasojn por la ŝtato.
Instalo de grandaj sovetaj k komunaj mastrumoj garantias socialisman rekonstruon de agrikulturo k sekve — rapidan pligrandiĝon de l’ agrikultura produkto.
Komunaj k sovetiaj mastrumoj jam en la jaro 1929 liveris pli da greno ol la kulakaj. En la jaro 1931 ili liveros duonon de la tuta kvanto da greno, kiun bezonas la ŝtato por urboj, proletaro k ruĝa armeo.
Pro tio la kulakaro ĉiel bataladas kontraŭ sovetiaj k komunaj mastrumoj. Sed mez- k malriĉ-kampuloj bone komprenas, ke la lastaj estas nura rekta k sola vojo por ili al bela vivo, al socialisma rekonstruado de l’ agrikulturo. Tial ili amase venas al kolĥozoj k favoras al sovetaj mastrumoj.
La sovetia industrio rapide kreskas. Ĝi provizas per maŝinoj pli k pli grandan kvanton da kamparanmastrumoj, unuavice la sovetiajn k komunajn mastrumojn. Sin apogante sur tiuj ĉi grandegaj sukcesoj de l’ industrio k rapidega kresko de kolĥozoj k sovĥozoj, la sovet-registaro metas
[BILDO p.2 | 37,31,71,47] Foto: kamparanoj plugas per du traktoroj sur vasta kampo.
Komunanoj plugas per traktoroj
antaŭ si celon-taskon, kiel eble plej baldaŭ likvidi la riĉkampularon — kiel socian klason.
En regionoj de seninterrompa kolektivigado tiu ĉi tasko jam estas plenumita. Laŭ dekretoj de l’ soveta registaro la plugejoj, kiujn uzis la kulakoj, estas transdonitaj al kolĥozoj. La havaĵo de l’ kulakoj (brutaro, agrikultura inventaro, loĝejoj) estas transdonita al nedividebla fondo de l’ kolĥozoj, kiel enirkotizoj de kamplaboristoj k malriĉuloj, aliĝantaj tiujn ĉi kolĥozojn.
2. Kiel laboras grenfabriko
Sovetajn mastrumojn oni komencis instali dum la unuaj jaroj post la oktobra revolucio en plej perfekte aranĝitaj bienoj. Jam ekzistas preskaŭ 3½ miloj da tiuj sovĥozoj. Generale unu malnova sovĥozo konsistas el ĉ. 1000 hektaroj da plugebla tero.
Tiujn ĉi sovĥozojn oni instalis dum malfacilaj jaroj, kiam ne estis sufiĉe da monrimedoj, maŝinoj. Tial en malnovaj sovĥozoj ekzistas ankoraŭ multaj difektoj; la mastrumo en ili ne plene estas meĥanikigita. Sed ili estas pli profitdonaj ol kamparanaj mastrumoj. La rikolto en malnovaj sovĥozoj estas signife pli alta ol la rikolto en apartaj kamparan-mastrumoj. La sovet-registaro senĉese laboradas por perfektigi tiujn ĉi malnovajn sovĥozojn.
La rapida disvolviĝo de l’ tuta sovetia industrio, kiu pligrandiĝas kun ĉiu jaro, la produktado de agrikultur-maŝinoj, permesis al la registaro komence de l’ jaro 1928 komenci organizadon de novaj grandegaj grensovĥozoj.
Ĉi tiujn oni instalas jam ne el bienoj, sed el terareo, kiu ĝis nun ne estis kulturita. Apartulo-kamparano ne povis plugi tiun teron k tiel ĝi restis nek plugita, nek semita. Nun sur tiu ĉi tero la soveta ŝtato konstruas grenfabrikojn, en kiuj estas okupitaj dekmiloj da laboristoj.
En la tuta mondo ne ekzistas tiaj grandegaj grenmastrumoj, kiel nun en Sovetio. En Usono estas nur unu mastrumo konsistanta el 40 000 hektaroj, k el ili estas prilaborataj nur 15 000 hektaroj. En Sovetio dum la lasta jaro estas instalitaj 55 grandegaj grensovĥozoj, el kiuj nur 8 havas teritorion de 20 000 hektaroj; aliaj kulturas po 30 ĝis 80 miloj da h., k la sovĥozo “Giganto” havas teritorion de 170 000 h. Jam nun estas instalataj ankoraŭ 70 grensovĥozoj k komence de printemo de 1930 ekfunkciis 125 grensovĥozoj.
El sovetiaj grenfabrikoj la tuta laboro, de plugado ĝis rikolto, precipe estas efektivigata per traktoroj k maŝinoj, sen apliko de ĉevala aŭ bova forto. Por ekzemplo ni prenu la sovĥozon “Giganto”, en Nord-Kaŭkazio, organizitan aŭtune en j. 1928. Aŭtune en 1929 sur 60 mil hektaroj ĝi rikoltis pli ol 500 mil tunojn da greno k en 1930 ĝi larĝigis sian plugatan terareon ĝis 110 mil h. Ĝi posedas traktoraron el 575 traktoroj. Tiu ĉi traktoraro funkcias kun 4500 alkroĉitaj iloj (plugiloj, erpiloj, semiloj, garbiloj k aliaj komplikaj maŝinoj). Dum la kamplaboro en “Giganto” estas okupitaj proksimume 6000 laboristoj, el ili 1200 estas traktoristoj. La produktvaloro de 15 kg da greno estas 85 kopekoj. Kaj dum ĉi tiu jaro 1930 “Giganto” estas provizata per plej bonaj maŝinoj, nome per 175 pecoj da 60-ĉevalpovaj traktoroj kun ĉentirilaj radoj k 230 “kombinoj” (usona universala rikoltmaŝino). (Finota.)
Kompil-tradukis Ivnickij E. V. (Simferopol).
[REKLAMO p.2] Ĉiu, kiu volas havi valoran dokumentaron pri kultura agado k celado en Sovetio, aĉetu la novan SAT-broŝuron ★ SOVETA PEDAGOGIO. Multaj interesaj artikoloj de aŭtoritataj gvidantoj. 40 pĝ. Form. 16 × 25 cm. Prezo 0,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 3 —
SENNACIULO 179
Filmkulturo
Jam aperis en “S-ulo” kelkaj artikoloj pri filmoj. Estas do supozeble, ke ekzistas ankaŭ inter la SAT-anoj intereso pri ĉi tiu grava socia faktoro, kiu estas la sola aŭ almenaŭ ĉefa artspeco ĝuata de laboristoj.
Tute nature oni demandas: ĉu la filmoj ordinare prezentataj sufiĉas por la kultura bezono de laboristo? Por respondi ĉi tiun demandon ni unue rigardu, kiel okazas la filmproduktado. Ni komprenu, ke la tuta filmindustrio estas en la manoj de la grand-kapitalistaro. Por ĉi lasta filmo ne estas arto, sed nur negoco. La plej mizeraj filmoj estas produktataj, se nur ili servas al la moninteresoj de tiuj kapitalistoj.
Ne estas ekz. en la intereso de l’ kapitalistoj prezenti, kiel okazas la vivo de la nuntempa laboristaro, k fakte oni neniam vidas organizitajn laboristojn ludantaj rolon en filmoj. Foje ni vidas banditaĉaron el abomenaj ĉifonuloj-bomboĵetantoj: Ili devas prezenti anarkistojn! Aliflanke estas prezentata, kiel la juna energia laboristo, ĉiam servanta al la interesoj de sia firmo, iom post iom karieras, ĝis fine li estas akceptata en la direkcion k krome edziĝas kun la belega k virga filino de l’ ĉefo. Ankaŭ la nuntempe tiom modernaj operetfilmoj estas tre malproksimaj de la reala vivo. Longe ni povus daŭrigi la vicon da ekzemploj pri tiaj filmoj, sed ni nur rimarku, ke ili ĉiuj servas por delogi la atenton pri la ĉiutaga vivo k doni sopiron pri vivo, kiu ekzistas nur en la fantazio de degenerintaj burĝidoj.
Kiel nun rilatas al tiuj filmoj la kinej-direktoroj k la publiko? Plej ofte oni ne povas distingi inter filmkapitalo k kinejdirektoroj, ĉar ĉi lastaj nur estas iloj en la manoj de l’ kapitalistoj. Ili havas la koncesiojn pri filmprezentado, sed por ricevi “bonajn” filmojn de iu societo, ili devas laŭkontrakte ankaŭ prezenti la pli malbonajn filmojn de la sama societo. Do, la “arta gusto” de tiuj direktoroj ne estas tre signifa. De tiu flanko ni sekve ne povas atendi ŝanĝojn.
Ĉi tie ankaŭ aperas alia rimarkinda fenomeno: la cenzuro. Laŭ la konstitucio de la plej multaj demokrataj landoj la cenzuro ne ekzistas. Tamen oni havas filmcenzuron. Povas ja okazi, ke bonaj filmoj aperas; sed tiam la plej ofte reakcia cenzuristo aŭ malpermesas ilin aŭ “detondas” ilin tiom multe, ke granda artverko perdas sian originan artan tuton, dum burĝaj sensencaj operet-filmoj kun nudaj virinkruroj, intimaj, ekscitaj, erotikaj scenoj ktp. estas permesataj.
Kaj nun la publiko, ĉu ĝi senvorte toleras tiun subtakson de sia arta bezono? Jes, bedaŭrinde plej ofte ĝi tute senrezone englutas ĉiujn sensencaĵojn, mensogojn k stultigaĵojn. Nur malgranda aro da sinceraj intelektuloj k parte laboristoj protestas k en multaj landoj fondis proprajn organizojn por filmkulturo.
Kompreneble ĉi tiuj asocioj por filmkulturo estas ĉiel persekutataj de la filmkapitalistaro, ekz. en Danio la filmdirektoroj kulpigis ilin pro bolŝevismo, ĉar ili prezentas i. a. sovetiajn filmojn, artajn k instruajn, same pro nepago de ŝtatimposto kc. Ĉe la subtribunalo en Kopenhago oni ĵus procesis kontraŭ la tiea asocio pro nepago de imposto; sed la juĝisto deklaris, ke la filmprezentadoj estis nepublikaj, sekve la asocio ne devas pagi imposton. De tago al tago kreskas la aro da malkontentuloj pri la nunaj filmoj. Ankoraŭ ne unu jaron post sia fondo la dana movado por filmkulturo jam nombras kelkajn milojn da membroj. Nia celo estas: bonaj, kulturaj filmoj, artaj k instruaj! For la por ĉiuj liberaj homoj humiligan cenzuron!
H. Nilsen (11 082).
“EN LA OKCIDENTO NENIO NOVA”
Mia impreso
En n-o 330 de “S-ulo” estis artikolo, en kiu oni rakontis pri la filmo: En la Okcidento nenio Nova. Jam pasintjare mi aĉetis k legis la libron, k hieraŭ mi vidis la filmon mem. Jam ofte mi aŭdis aŭ vidis ion, pri kio mi pensis: ĉu estas vere, ke homoj faras tion? Ĉu tiuj homoj fakte ne estas bestoj? Estas tre bedaŭrinde, ke ne ĉiu povas vidi la filmon: ĝi certe donas bonan ideon pri tio, kion signifas “morti por la patrolando”. Kiam oni aŭdas la vortojn, kiujn diras tiu profesoro al siaj lernantoj: “Estas belege morti por la partolando, morti sur la kampo de l’ honoro!” oni ŝatus krii al li: “Nu, se estas tiel belege, iru do ci mem! Kial ne ci mem, sed aliaj?” Sed tiu profesoro ja ne estas simpla homo, ĉu ne? li estas tre lerta, iu “moŝtulo”. Same mi iam legis en holanda poemo pri la milito jenon: “Kial milito?” Nur tial, ke kelkaj ekster danĝero troviĝantaj kortegaj diplomatoj, signalante, telegrafante k paroladante difinis ĝin tiel! Kaj tio ankaŭ estis dirita en la filmo: La reĝoj, ministroj ktp. mem devus batali, unu kontraŭ la alia, k la plej forta venkus. Sed oni ja neniam pensas indulgi simplulojn!
Rigardu tiun kaporalon Himelŝtos: li vere ŝajnas esti terura homo, sed kiam la soldatoj devigas lin batali ŝultro ĉe ŝultro kun ili en la tranĉeo, li timegas, tuj diras, ke li estas vundita. Tamen li devis kuniri antaŭen, tiu malkuraĝulo!
Rigardu tiun malfeliĉan knabon, ankaŭ “soldato”, kies kruro estis forpafita. Dum sia tuta vivo li havos nur unu kruron; sed tio ne devas gravi, ĉu la alia kruro mankas al li. Esence estas, ke li oferis ĝin por la patrolando! Kaj kion por li nun faras la patrolando? Li povas resti kripla, malsati, li ĉiam devos pensi pri multaj teruregaj momentoj! Ne, tia homo ne plu vivas!
Tiam la sceno en hospitalo. Al iu soldato kruro estis trapafita, k oni amputis ĝin. Reveninte en la solonon, li plendas, ke lia kruro tiom doloras. Li demandas al la viro apud li: “Kiom da kruroj nun mi havas?” “Nu, diras la alia: kiom vi havis? Ĉu du? Nu, vi havas ankoraŭ du!” Tiam la unua petas spegulon por vidi, kiel li aspektas. Li rigardas sian vizaĝon, turnas k denove turnas la spegulon, ĝis li fine povas vidi siajn krurojn aŭ pli vere: sian kruron, k li ekkrias: “Ne, ne, ci mensogis, mi havas nur unu!”
Alia hospitala sceno: La ĉefrolulo en la filmo, Paŭlo B., vizitas unu el siaj amikoj, kiu estas tre grave vundita, suferas terure, k ploras, ploras… Tiam Paŭlo preĝas, ke dio ne permesu, ke li mortu. “Li volas vivi ankoraŭ…” Sed la justa, kara dio ne aŭskultis. Mortis la junulo. Kial? Ĉu tiu malfeliĉulo estis kulpa pri la milito? Certe ne! Neniu ja deziras militon. Nur reĝoj k aliaj moŝtuloj, kiuj mem povas resti hejme por “atendi la rezulton”.
La tuta filmo donas bonan impreson pri tio, kio estas “milito”. La maŝinpafilistoj, kiuj forfalĉas la virojn… Bomboj, grenadoj ktp. Tamen ekzistas homoj, kiuj pledas por tiu barbaraĵo, k homoj, kiuj diras: mi ne povas kredi, ke milito estas tiel terurega! Ĉu tiuj homoj ne estas frenezaj?
Mi dezirus, ke ĉiu homo saĝiĝu k diru: Mi rifuzas militiri mem! Ĉar aliel la milito neniam forestos. Ne plu batalu! Paco ne estas akirebla per milito, sed nur ankaŭ per paco.
SAT-anino 16 602.
[REKLAMO p.3] Se vi volas legi bonan prolettendencan literaturon en esperanto, abonu al LA NOVA EPOKO monata organo de SAT! Unuopa kajero 0,35 mk. g.
— paĝo 4 —
180 SENNACIULO
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
El Latvio
La aktuala stato en Latvio ne estas enviinda por laboristoj. La punkodo por maldekstruloj estas kompletigita per pli severaj ol ĝisnunaj reguloj. La punoj varias de 1—15 jaroj da malliberigo; por disvastigo de neplaĉaj proklamoj oni punas per 2—3-jara enkarcerigo, pro ŝteleto de lignopeco per 6 monatoj. Sed por ŝtelego de 8, eĉ 26 milionoj da latoj (lato = 0,20 dol.) la puno estas 6, 8 aŭ 16 monatoj da malliberigo! Al laboristaj politikaj malliberuloj liveri manĝaĵojn estas malpermesate, al ŝtelegistoj oni liveras ĉion ajn. Komunisto oni nomas ĉiun aktivan lab. batalanton. Por ili la malliberejo estas malfermita ĝis 15 jaroj. Laŭ Kerenska regularo oni rajtas teni en malliberejo ĉiun suspektiton. Sekve: mallibero, mallibero k denove punlabora mallibero.
La gazetaro ne rajtas represi eĉ historian okazintaĵon aktualan, kiu malplaĉas al la burĝoj. Ateismo estas malpermesita. La ministro por internaferoj diris, ke li prefere permesus ŝteladon ol fondi ateistan societon. La sennaciismo ankaŭ estas malpermesita, same la pacismo; la militan hombuĉadon oni permesas. La laboristaro parte troviĝas en indigniga stato, estas senrajtigita.
Inter du milionoj da loĝantoj estas 17 mil senlaboruloj. Malgraŭ ĉio la laboruloj tamen sukcesas zorgi pri aranĝo de komunaj laboroj por senlaboruloj. La burĝoj iom priatentas la senlaborecon, opiniante ĝin fenomeno de l’ ĝenerala krizo. Por laboristoj la eliro el tiu ĉi situacio estas klara k komprenebla.
Informanto.
El Norvegio
Ĉi tie regas nuntempe senlaboreco k granda mizero. Tiuj, kiuj havas okupon, estas tiom impostitaj, ke oni devas resti aŭ senmanĝa, aŭ senvesta. La industri-salajroj estas pli altaj ol la kamparaj. La kamparanoj havas preskaŭ nenian laborenspezon; en la arbaroj ne estas labor-okazo, en multaj arbar-distriktoj kuŝas tro multe da neĝo, tavolo pli ol du metrojn alta.
7780.
La situacio en Italio
La financa k ekonomia situacio fariĝas ĉiutage pli katastrofa, bankrotoj sinsekvas, k la mizero furiozas ĉie. La agrikulturo estas ruinigita. Eĉ la teksindustrio, kiu formis la plej grandan riĉon de Lombardio, estas profunde trafita de la krizo. Rilate al la senlaboreco necesas substreki, ke la registaro rifuzas pagi subvencion al tiuj, kiujn ĝi konsideras kiel dumtempajn senlaborulojn. La popola malamo kontraŭ la reĝimo montriĝis per pluraj epizodoj de mortigoj al faŝistaj milicanoj k oficistoj. La sarda anarkisto Ŝiru (vivinta longan tempon en Usono), kiu preparis laŭ sia propra konfeso atencon kontraŭ Musolini, okaze de sia aresto vundis unu ŝtatoficiston k du policanojn. Neniu ĵurnalo en Italio kuraĝis anonci la ĵusan morton de la patrino de Mateoti. La registaro malpermesis al la loĝantoj de Fratta (kie ŝi estis enterigata) sekvi la ĉerkon.
Laŭ Italia.
La ekonomia krizo en Nederlando
Komence de januaro okazis en kelkaj urboj senlaborul-ribeloj, plej intense en Amsterdam, kie la policanoj ĉiutage dispelis malgrandajn grupojn de manifestaciantoj. Pene la ekonomia vivo disvolviĝas nunmomente; la prezoj por ĉiuspecaj produktoj malaltiĝas ĝis ridinde malalta nivelo, k tamen la aĉetemo ne pligrandiĝas pro manko de aĉetkapabluloj.
J. R.
La situacio de l’ Nigra Junulara Federacio en Ĉinio
En 1930 la diversaj lokaj organizoj de l’ Federacio en Ŝestvan-provinco, en Suda Ĉinio, estis komence persekutataj k plue ĝisfunde detruataj de l’ registaro k de Kuo-Min-Tang. Nun la tiea provinca ligo preskaŭ ne ekzistas, nek ĝia presorgano “Nigra Junularo”. Antaŭ kelkaj monatoj la urba sekcio en Dzu Liu Ĉing (suda regiono) estis tute detruata. Ia reago ĝis nun ne eblas. Pli ol du monatojn antaŭe la sekcio en Ĉu Ĉvan ankaŭ estis severe persekutata de l’ militoficistaro. La du K-doj Deng Bi Ŝia k Vu Ŝiajo, kiuj servis en librejo tenanta ekzemplerojn de anarkistaj broŝuroj, estis malliberigataj kiel bolŝevikoj k troviĝas en mortdanĝero; la librejo fermiĝis. La Verda-Stel-Asocio propagandas esperanton por servi la proletan liberigmovadon, sub la gvido de l’ Nigra Jun. Fed. Sed nun ĝia presorgano “Verda Stelo” estas kondamnita kiel kontraŭleĝa k kontraŭregistara.
A. J. I. — Informservo.
Pri la konfeso de Mikaelo Bakunin
(el la Petropaŭla fortikaĵo al caro Nikolao la I.)
A. S. (10 580)
(2. daŭrigo. Vidu n-ojn 332, 333)
“Mi deziris la respublikon. Sed kian respublikon? Ne parlamentan! La reprezenta registaro, la konstituciaj formoj, la parlamenta aristokrataro k la t. n. ekvilibro de la fortoj, en kiu ĉiuj efikaj fortoj estas tiom delikate harmoniaj, ke neniom povas iel rezulti, resume tiu tuta malvasta, arta, komplika k senkaraktera politika kateĥismo de la okcidentaj liberaluloj neniam estis objekto de mia adoro, nek de mia interna simpatio nek eĉ nur de mia respekto; k tiam mi ekmalŝatis ĝin ankoraŭ pli, kiam mi nome vidis la fruktojn de la parlamentaj formoj en Francio, en Germanio k eĉ en la Slava Kongreso, ĉefe en la pola sekcio, kie la poloj ludis same tiel per la parlamento, kiel la germanoj per la revolucio. Rusa parlamento cetere, same kiel la pola, konsistus ekskluzive el nobeloj; en Rusio eble aldoniĝus ankoraŭ la komercistaro, dum la grandega amaso de l’ popolo, la reala popolo, la apogo k forto de Rusio, sur kiu baziĝas ĝia vivo k ĝia tuta estonto, restus sen reprezentanto, k per la sama nobelaro, kiu ĝin ankaŭ nun premas, ĝi estus subjugita k humiligita. Mi kredas, ke en Rusio pli ol ie necesas forta diktatora potenco, kiu sin ekskluzive okupas pri la levado k klerigado de la popolamasoj; potenco libera laŭ sia tendenco k sia spirito, sed sen parlamentaj formoj; potenco, kiu presigas librojn liber-enhavajn, ne enkondukante la presliberon; potenco ĉirkaŭita k konsilita de samideanoj k fortigita per ties libera kunlaboro, kiu tamen estas limigita de neniu k neniel. — Mi diris al mi, ke la tuta diferenco inter tia diktatora k monarkia potencoj estus en tio, ke la unua laŭ la spirito de sia strukturo devus akceli sian ekziston kiom eble plej rapide igi superflua, ĉar ĝi aspiras al nenio krom al libero, sendependeco k iom-post-ioma plenkapabligo de la popolo; la monarkia potenco male celas eternigon de sia ekzisto, aspiras, ke ĝi neniam iĝu malbezona, k tial ĝi devas teni siajn regatojn en neŝanĝita infanecstato. Kio venus post tiu diktatoreco, mi ne sciis, ja, mi opiniis, ke ĝin tute neniu povus antaŭdiri.”
“Pli ol unu fojon mi diris ankaŭ al germanoj k poloj, kiam ili en mia ĉeesto disputis pri la estontaj formoj de la registaro: ‘Ni estas destinitaj detrui k ne konstrui; aliuj konstruos, kiuj estas pli bonaj, pli saĝaj k pli freŝaj ol ni.'” —
Bakunin celis la liberigon de la slavoj aŭ pli bone de la slavaj gentoj troviĝantaj en la aŭstra k germana nacioj k tial lia emo detrui ĉefe la aŭstro-hungaran monarkion. La ideo pri subpremata klaso identas ĉe li kun la subpremata raso. Li arde malamas la germanojn, malŝatas la “okcidentajn liberalulojn”. Lia celo estas — slavoj liberaj de fremda jugo. De tiu raso li esperas elpaŝon; tiuj sin liberigintaj gentoj kreu federacion. Li havis mirindan fidan kredon al instinkto k povo de tiu diversgenta raso.
(Daŭrigota.)
— paĝo 5 —
SENNACIULO — 181
Kiel esperanto k SAT donis al mi vivcelon
Estis en la jaro 1895, kiam mi kiel 17-jara junulo aŭdis paroli unuafoje mian unu jaron poste mortintan patron pri la nova tutmonda lingvo esp-o. Mia tiam 52-jara patro ŝerce diris al alia persono en interparolo, ke mi eklernu esp-on nur pro tio, ke ĝis mi mortos, mi povu interkompreniĝi kun fremdlandanoj, kiuj ne parolas ĉeĥe aŭ germane.
De tiu tempo forpasis 36 jaroj, k mi mem estas 53-jara. Mi povas aliel paroli ol mia patro antaŭ sia morto pri esp-o. Kiam mi estis 30-jara, mi jam loĝis en Vieno k legis en la “Laboristaj folioj” (Delnicke Listi) malgrandan anoncon pri esp-o. Laŭ ĝi mi devus skribi al Bohema esp. klubo troviĝanta en Lerĥenfelda strato, aldonante 10-heleran poŝtmarkon, por ricevi broŝureton malgrandformatan, tielnomatan “ŝlosilon de la lingvo esp-o”. Pro scivolemo mi skribis al tiu adreso, sendante la postulatan markon. Post longa tempo k redemando mi ricevis la broŝureton k traleginte ĝin opiniis taŭge komenci la studon.
Sed tiutempe mi estis funkciulo en multaj lab. societoj k batalanto en la lab. movado. Tial mi ne havis superfluan tempon por lernado. Forpasis ree 15 jaroj k mi ricevis ne nur sperton, scion k konvinkon pri la nuna vana lab. batalo sub gvidado de la nunaj socialdemokrataj gvidantoj: mi ankaŭ spertis, kiel facile lab. gvidantoj povas kontraŭbatali aliajn kunulojn, se temas akiri superan postenon en la partio (batalo pri mandatoj). Bedaŭrinde mi spertis tion sur mi mem. Kiam temas pri persona valoro k profito, unu ne konas la alian, k la malfortulo estas dispremata sen solidara sento. Mi estis tiam 45-jara. Kun dolora koro mi ĉesis publike batali en la socialdemokrata partio. Mi kredis tion ne povi transvivi, sentis min kvazaŭ vive enterigita. Mi ne plu vivis, pro tio ke kiel unuopulo mi ne povas fidi al alia persono, ĉu en la katolika, ĉu en naciista aŭ socialdemokrata partioj. Tial mi perdis la fidon al ĉiuj. Mi vivis nur pro devo vivi, sen ĝojo, sen espero.
Iutage mi transmetis mian familian bibliotekon en kofron. Tiam mi ekprenis en manon tiun malnovan broŝureton pri esp-o k foliumis en ĝi. Tiam mi enpensiĝis: tiu broŝureto, por kiu mi antaŭe ne havis tempon, povus esti nun bona k fidela kunulo, kiu ne trompus min. Tio estis en 1923, kiam mi ankaŭ estis senlabora. Je la 1. majo mi komencis lerni esp-on laŭ tiu ĉi malgranda “ŝlosilo”. Sed tio ne sufiĉis. Iun tagon mia filo surprizis min, alportante german-esperantan lernolibron de Sos. Mi havis grandan ĝojon pri tiu lernilo, ĉar mi ja kapablis ankaŭ legi k kompreni germane. Sed lerni esp-on pere de fremda lingvo ne estis tiel facile. Oni devas lerni laŭ gramatika metodo, k mi ne konis nek komprenis la fremdan gramatikon. Mi devas diri, ke se esp-o ne iĝus mia vivdemando, mi certe ne lernus ĝin. Sed esp-o donis al mi ree novan esperon, k mi nun vivas per ĝi k, krom aliaj malhelpoj en la vojo, mi jam atingis tiun nivelon, ke mi povas interkompreniĝi kun ĉiu esp-isto en tuta mondo.
Kiel senlaborulo mi havis sufiĉe da tempo por legi k skribi, traduki senpripense, ĉu mi komprenas aŭ ne. Kiam iutage mi trairis la Molardstraton por depreni la ŝtatan senlaborul-subtenon, mi rimarkis ĉe la muro de l’ domo n-o 55 apud la enirejo malgrandan ŝildon, sur kiu estis pentrita verda stelo kun subskribo UEA. Mi eniris k trovis en la tria etaĝo esperantan societon. Estis centra librovendejo, en kiu mi aĉetis la gazeton “Esperanto Triumfonta”. En la urbcentro mi aĉetis “Sennacieca Revuo”-n. Leginte la du gazetojn, mi tuj ekkonis, ke unu estas burĝa k la dua laborista gazeto. Mi certigis min, ke la unua estas arĝento k la dua — oro.
Post nelonge mi revenis en la centran librovendejon k diris al K-do Ŝade, ke mi volus revolucian legaĵon, ke mi estas radikala socialdemokrata laboristo, k K-do Ŝade ridante diris, ke mi povus, se mi volus, aboni la monatan “Senn. Revuo”-n. Mi estis tiam feliĉulo, ne trinkis k ne fumis, nur ŝparis por povi aĉeti la esp-ajn librojn aŭ gazetojn. Mi do konsentis al la pago de 12 kronoj k K-do Ŝade anoncis min kiel membron de l’ esp. lab. asocio “Frateco”. De tiam mi SAT-aniĝis, do, de ok jaroj; k mi legadis “Senn. Revuo”-n, nunan “S-ulo”-n. Mi bedaŭras nur, ke “S-ulo” ne povas aperi ĉiutage por ŝpari abonpagon por naciaj gazetoj. Mi volus nun legi nur esperante k atendas ĉiusemajne senpacience la sabaton, kiam alvenas “S-ulo”. Mi tuj tralegas ĝian interesan enhavon; mi ankaŭ tre bedaŭras plimalgrandiĝon lastatempan de l’ gazeto, anstataŭ pligrandiĝo.
Nun, karaj legantoj, vi scias, kiel mi fariĝis esperantisto k samtempe sennaciisto.
Knourek (2474).
Drasta respondo al la subfosantoj
Sciigo el Hirŝberg (Silezio, Germanio): En la tiea SAT-rondo konsistanta el 10 anoj 8 sin reanoncis kiel aktivaj, kio signifas gajnon de 6 novaj abonantoj por “S-ulo”. Tio okazis malgraŭ la fakto, ke preskaŭ ĉiuj rondanoj estas jam pli ol jaron senlaboraj. —
Tiu laŭdinda oferemo de l’ Hirŝbergaj K-doj meritas esti konigata; ĝi estu instigo por aliaj SAT-rondoj; ili vete konkuru en tia varbado.
Tial ke la milito grumblas!
En “S-ulo” n-o 328 K-do 6707 demandas: “Kial senlaboreco?” al kiu mi respondas: tial ke la milito grumblas. Li penas laŭ siaj kapablo k sperto eltrovi la kaŭzon de la senlaborec-krizoj k donas solvon post analizo. Nu, ni ne perdu tempon k energion pritraktante teoriojn. Ni venu al la praktiko.
Kiel vi ĉiuj scias, en ĉiuj landoj, kie ribeloj minacas, la kapitalistoj timas pri la sorto de sia havo k anstataŭ cirkuligi sian monon entreprenante laborojn ili preferas atendi provizore la rezulton. Kiam la ribela febro estingiĝas, la kapitalo spiras pli trankvile k ree pluen akumuliĝas. Sekve de tio bankoj krakas pro la paralizo; la laboro mankas k jen oni perdiĝas en esploroj pri la kaŭzoj.
Same okazas en la tuta mondo, kiam milito minacas. La kapitalisto ne scias en kiun landon prefere investi sian havon. Pruvas tion la konstanta krakado de bankoj (precipe en Usono), la multmilionoj da senlaboruloj, la ĉie obtuze anonciĝantaj ribeloj, la akriĝo de l’ batalo pri ekzistorajto ktp.
Oni eble demandos, ĉu “fakte” milito jam anonciĝas tiom ke paniko regas ĉe la financistaro, k en kiu lando, kontraŭ kiun, pro kio: jen denove mil konjektoj. Nu, sufiĉas la aplombaj minacaj deklaroj de l’ milit-provokantoj. Tiu, kiu iom scipovas la anglan lingvon, konvinkiĝos pri miaj asertoj legante la Dimanĉan Tempon (Sunday Times) de l’ 4-a de januaro 1931. Jen deklaras generalo Miller: “Post ‘milit-inspekto’ tra Balkanaj landoj k revuo al la bulgariaj k jugoslaviaj armeoj ni estas pretaj por ko-
[REKLAMO p.5] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 6 —
182 — SENNACIULO
menci la militon. Ni nur atendas internacian situacion favoran k financan helpon, kiu sendube venos de la potencaj landoj, kiuj deziros la renversiĝon de l’ bolŝevikoj. Ni atendas… La tagon, en kiu komenciĝos la milito, duonmiliono da aliaj rusoj venos al nia helpo. Ni bezonas nun monon por armiloj k ekipaĵo por 100 mil homoj. En Parizo ni havas superan milit-akademion. Ĝi jam ne sufiĉas por enteni ĉiujn, kiuj deziras lerni la milit-arton. Sed ni jam instruis la fundamenton de l’ militarto al 10 mil homoj. Ni estas pretaj. Ni atendas la oportunan momenton!” ks. — —
Necesas sciigi, ke tiu generalo anstataŭas la rusan generalon Kutiepov, kiu mistere malaperis antaŭ unu jaro en Parizo.
Ĉu povas ankoraŭ ekzisti duboj, kontraŭ kiun, pro kio k kiuj landoj deziras la militon? — Kontraŭ Sovetio, pro tio ke ĝi havas akumuleblajn riĉaĵojn k ĉiuj kapitalistaj landoj deziras vete ilin akapari. Sekve, ne mankos al la militprovokantoj la dezirata financa helpo de ĉiuj flankoj. Sed nun temas pri la konsekvencoj; tial la entreprenoj haltas k la senlaboreco estas logika rezulto. Tiu milito estos plej decida en la tuta historio. Ĝin elbatalos nur du antagonistoj: Kapitalo k Laboro. Ĉu la unu aŭ la alia triumfos, oni ne povas precize antaŭdiri. Tamen la triumfo de l’ unu signifos nepran pereon de l’ alia.
Mi persone opinias, ke la “Ligo de Nacioj” por maski la intrigadon kontraŭ Sovetio devis inviti sian estontan viktimon al Ĝenevo pretekste de eŭrop-federacia aranĝo, por solvo de ekonomiaj krizoj, por paco, senarmado ktp. Dume oni toleras akademiojn k similajn instituciojn, kiuj celas renversi Sovetion. El la tuta ĥaoso rezultas, ke ne nur hodiaŭ ni ne manĝas pro manko de laboro, sed ankaŭ morgaŭ ni devos interbuĉi nin je profito al la kapitalo.
Ekzistas multaj solvoj; plej taŭgaj ŝajnas al mi la politikaj, inter ili la komunistan mi akceptas sen bedaŭro. Se fakte la proletaro viktimiĝas pro imperiisma ambicio, ni klaskonsciuloj devas kontraŭstari la militprovokistojn. Se eĉ en vicoj de l’ kom. movado troviĝas provokistoj, intriguloj, intenc-fuŝuloj, perfidantoj, koruptitoj, ni ne hezitu ilin denunci al la respektivaj instancoj. Neniam oni devas kurbiĝi antaŭ laŭtaj blekoj necesaj al tiuj personoj por ne esti suspektataj kiel kom. faŝistoj.
Kiel ekzemplon mi citas la baldaŭan proceson faŝistan kontraŭ 24 kontraŭfaŝistoj, kiuj estis denuncataj de agento (Del Re), veturinta al Parizo kiel ŝajna aktiva kontraŭfaŝisto. Li akiris la konfidon de ĉiuj, kiujn poste li denuncis al Musolini. Interne de la partio mem kaŝiĝas tiuj elementoj kiel timemaj hundoj; ilia sola ŝirmo estas la aplombo. Nia aktiveco forigos ilin k tiel pli bone ni kontribuos al la solvo de l’ krizo.
Soares.
INTERNACIISMO
Ne mortaj sed vivaj la patrioj devas eniri la U n i v e r s a l a n F e d e r o n. Ĝi estas dank’ al la popoloj fidelaj al sia propra spirito, respektaj al la aliaj, respektaj al si mem, ke realiĝos iam la revo de la antikva profeto el Izraelio: “La domo de Jehovo estos starigata sur la supro de l’ montetoj. Tiam ĉiuj nacioj tien iros; la multegaj popoloj vizitos ĝin, dirante: ‘Ni supreniru al la monto de Jehovo por ke li instruu al ni pri siaj celoj k por ke ni sekvu liajn vojojn’. Jehovo juĝos inter la multegaj popoloj, el siaj spadoj ili forĝos plugpioĉetojn k el siaj lancoj falĉiletojn.”
Kiam alvenos tiu tago, Francio estu konservinta sian nomon, sian memoron pri si, k ankaŭ sian potencon, sian propran spiriton; ĝi estu staranta kun la frunto ornamita per krono el olivbranĉetoj, armita k vestita per justo k inteligento, fiera esti bona laboristino k ĵaluze deziranta nur estu superata de neniu el siaj fratinoj sur la radilumaj suproj de la konkordo k de la paco.
Anatolo Frans (Franco).
NI K LA MODO
K-do Syversen certe prave supozis, ke lia artikoleto (vd. n-on 331) elvokos riproĉojn — almenaŭ mi ne povas silenti k aprobi liajn konduton k pensmanieron. Malgraŭ tio, ke li povas esti klaskonscia k eĉ revoluciema laboristo. Vesti sin simile al burĝoj nur por senti sin tiam pli senĝene, estas nesufiĉa motivo por pravigi la faron. Niajn agojn devas gvidi tute aliaj principoj ol nura persona komforto.
Tio, kiel ni nin vestas, estas multe pli grava faktoro ol kelkiuj supozas. Tion certe estas komprenintaj niaj kontraŭuloj-kapitalistoj k iliaj korpgardistoj-faŝistoj, uzante uniformojn. Ŝajnas, ke ili pli bone konas amaspsikologion ol ni — almenaŭ ili scias ĝin praktike apliki. Ke komuna vestmaniero kreskigas senton de solidaro, estas fakto nerefutebla. Tial laboristo alpropriganta al si burĝan vestmanieron, vole-nevole sentas kvazaŭ ian solidaron kun ili.
Due: K-doj nepovantaj aŭ nevolantaj vesti sin laŭ burĝa maniero, sentas ĉu envion, ĉu malamon al tiuj, kiuj tion faras, k tio certe ne helpas al kreskigo de solidaro. Trie: tia stato, kiam multaj laboristoj sin vestas burĝe, kreas neveran imagon pri malforto de nia klaso, ĉar neeble estas ja koni ĉiujn K-dojn persone, k en amaso ili distingiĝas per nenio de burĝoj. Kvare: la penado imiti burĝojn en vestado k entute en vivmaniero, postulas grandajn oferojn de malbone salajrata laboristo, k por klerigi sin k subteni siajn klasorganizojn restas plu neniom, aŭ tre malmulte. Ekzemple mi ne kredas, ke mi povus esti membro de kvar-kvin organizoj, aboni same multajn esp. gazetojn k pligrandigi ĉiujare mian bibliotekon je almenaŭ deko da novaj volumoj, se mi penus min vesti “kiel eble plej bone”, kiel faras K-do Syversen. Mi volas scii, K-do S., ĉu vi ankaŭ povas oferi 20—25% el via tuta jara enspezo por esp-o, cetere havanta laboron (k ne bone pagatan) nur dum 6—7 monatoj?
K-do S. ne pensu, ke mi havas tute specialan psikologian strukturon — ne, al mi estas tre bone konata la malagrabla sento esti “blanka korniko” inter la grizaj. Ĝuste tial mi rekomendas (mi postulus, se mi estus diktatoro) al la laboristaro sin vesti tiel ke ankaŭ la plej senrimedaj povu sin senti inter ili egaluloj. Ĉar estas psikologia vero, ke homo, kiu povus sin vesti bone, sed tamen vestas sin malbone, ne sentas tian malagrablon, se ne diri, turmenton, ol tiu, kiu pro efektiva malriĉo estas devigata rezigni je tiu lukso. Tial nia vestmaniero estu plejeble simpla k praktika k nepre diferencu de tiu de burĝoj — niaj malamikoj. Tio certe plifortigos nian fronton k kreskigos solidaron, samtempe ebligante pli intensan kulturlaboron k subtenon al laboristaj organizoj k entreprenoj, nun vegetantaj pro manko de anoj k mono.
Al tiuj, kiuj ŝatas ĉiam tiom aĉiĝe paroli pri uniformoj, kiam estas parolo pri neceso de speciala vestmaniero ĉe laboristaro, mi demandas: Ĉu frako, kolumo k kravato ne estas atributoj de burĝa uniformo? Certe, niaj mastroj k ekspluatantoj povas nur ĝoji, kiam ni elspezas niajn pene perlaboritajn groŝojn por havigi al ni la de ili fabrikatajn k vendatajn senvalorajn luksobjektojn, anstataŭ klerigi nin k niajn infanojn k subteni niajn klasorganizojn. Burĝoj certe aplaŭdos vin, K-do S.!
Vi volas vin pravigi per cito de historia fakto. Nu, se vi volas esti
— paĝo 7 —
SENNACIULO — 183
konsekvenca, vi devas ankaŭ esti principa kontraŭulo al komunismo, t. e. nuligo de persona propraĵo, ĉar iam ja, en pratempo, en ŝtonepoko regis tia stato, k peni ĝin nun revivigi, estus grandega paŝo malantaŭen en la homara evoluo, tial neniel permesebla. Ĉu ne, K-do S.?
Sed mi kredas, ke en la tago, kiam estos akceptita de la tutmonda laboristaro unueca vestmaniero, estos farita granda paŝo antaŭen sur la vojo al laboristara emancipiĝo. Nia programo nepre devus enhavi ĉi tiun punkton.
Olo (8194) el Estonio.
TRA ESPERANTIO
PAROLAS KLARE LA STATUTO K LA FAKTOJ
En la Statuto oni legas:
“2. Konsekvence el la artikolo 1, povas esti membro de SAT nur persono, kiu aprobas ĝian Statuton k sin deklaras preta tutplene servi la interesojn de la Asocio.
“29. Ĉiu ano aktiva de SAT rajtas sendi proponojn pri la agado de la Asocio al P. K., kiu — post ekzameno — ilin publikigos en la oficiala gazeto, tiom kiom la spaco permesos. Principaj proponoj estos publikigitaj almenaŭ en la antaŭlasta n-o de “S-ulo” aperanta antaŭ la Kongreso.
“30. Ĉiu propono prezentata de almenaŭ ¹/₁₀ el la anaro estas nepre presota en la oficiala gazeto.
“32. Same almenaŭ ¹/₁₀ el la anaro rajtas postuli la okazigon de ĝenerala voĉdono pri propono prezentata de alia ¹/₁₀ k akceptata de la Komitato. Tiu iniciato estos ankaŭ publikigota en la presorgano, sed la ĝenerala voĉdono funkcios nur se almenaŭ 100 aliaj anoj ĝin postulos en templimo de 60 tagoj post la publikigo.”
En paragrafo 4 de la Statuto la devoj de l’ aktivaj membroj estas difinitaj jene: “…Ĉiu aktiva membro devas aboni al “S-ulo”. Membroj, kiuj aliĝas aŭ rekotizas sen abono al “S-ulo”, estas konsiderataj nur kiel pasivaj membroj. K-doj, kiuj estas en mizera stato, laŭ la propono de Perantoj aŭ grupoj estas esceptataj…” Tiu formulo estis akceptita unuanime ĉe la 9-a Kongreso en Lajpcig k ĉe la ĝenerala voĉdono okazinta en jan./febr. 1930 ĝi estas akceptita per 964 voĉoj kontraŭ 429.
Post memorigo pri tio ni represas jenon el la n-o 9 de “Isto”:
“2. Ĉar ‘S-ulo’ ne ĉesis siajn atakojn k kalumniadojn kontraŭ Sovetio, SEU, GLEA k kontraŭ nia opozicio, ni alvokas vin bojkoti la SAT-presorganojn, kiel ‘Sennaciulo’n, ‘La Nova Epoko’-n, ‘La Lernanto’-n ktp. Neniu elinter la opozicianoj kunlaboru aŭ abonu, abonigu ĉi organojn!
“3. Konstatante, ke la direkcio ĉiumaniere evitas k prokrastigas la referendumon pri la malfido al la nunaj gvidinstancoj de SAT spite al la decidoj de la kongreso. Aliflanke ĝi intencas allasi al la voĉdono nur abonantojn de “S-ulo”. Per ĉi “voĉdono” la direkcio volas plene buŝmortigi la senlaborajn, opoziciajn k sovetiajn Gek-dojn. Sekve ni jam nun deklaras, ke ni konsideras ĉiujn Gek-dojn kiel plenrajtaj voĉdonantoj, same niajn sovetiajn K-dojn.
“4. Por havi la finverdikton — decidan — de la tuta SAT-anaro pri la nuna SAT-gvidantaro, ni aranĝas voĉdonadon pri la malkonfido al la nuna SAT-direkcio k pri ĝia eksigo el SAT. Ni liveros al la tuta SAT-anaro ‘Voĉdoniloj’-n, sekve via devo estas zorge kolekti k resendi al ni la materialon.
“Do preparu sin ĉiu SAT-ano por tiu ĉi grava — por la tuta laborista esp. movado — voĉdonado. For la nunan SAT-direkcion! Preparu vin al la kongreso en Moskvo! Kunlaboru al ‘Internaciisto’ k abonigu ĝin!
“Berlin, januaro 1931. La Interliga Oficejo de la Klasbatala SAT-opozicio.”
*
Tiaj estas la faktoj. Kaj kion ili signifas? Ili signifas, ke la ŝajnreferendumo k ĝia kontraŭstatuta aranĝo ne havas alian celon ol pravigi la ŝtelon de nia mono kuŝanta en Moskvo. Pli longan komenton ni ne faros, tial ke ne necesas: ĉiuj pripensemaj personoj povas mem kompreni la ĝustan signifon de la faktoj.
*
En Londono estis akceptataj 2 proponoj, kiuj laŭstatute devas esti submetataj al ĝenerala voĉdono. Por ebligi al la opoziciuloj, ke ili kolektu la necesan nombron da voĉoj (vd. par. 30/32 de la Statuto), por rajtigi ilin proponi “referendumon” (ĝenerala voĉdono) pri fido aŭ malfido al la Direkcio, ni prokrastis la voĉdonadon pri la 2 proponoj, kies signifo estas negrava k kiujn voĉdonigi ne urĝas. Ĝis la 21-a de februaro estis ricevitaj ĉe ni (k ĉe la Kontrol-Komitato) proponoj pri aranĝo de tia eksterordinara voĉdono nur de 19 aktivaj SAT-anoj¹, dum je la sama dato estis registritaj ĉe la Administracio sume kvanto da 1685 aktivaj membroj. Sekve la laŭstatuta kondiĉo neniel estas plenumita. Anstataŭe la opozicio preferas agi kontraŭstatute k provi per konfuzado trompi naivulojn k neinformitojn. Ni lasas al ĝi la tutan respondecon pri tiu ĝia faro.
La situacio finfine fariĝas sunklara por ĉiuj komprenkapablaj K-doj. Kaj la konsekvencon pri tio ni tiros tre baldaŭ. Dume la lojalaj SAT-anoj timu nenion pri la sorto de nia Asocio. Malgraŭ ŝtelo de ĝia mono ĝi tamen ne bankrotos. Ni evitos la rifon; ĝi jam estas evitata…
Direkcio de SAT.
EL LA PROTOKOLO
“La Kongreso esprimas principe la deziron, ke la XI-a Kongreso okazu en Moskvo, per 114 voĉoj kontraŭ 72. (Aplaŭdo de l’ plimulto.)
“K-do Sulsky: Nun vi estas kontentaj, ke vi esprimis al la Pl. K. vian deziron, k al la Pl. K. restas nun esplori la aferon.
“K-do Boubou: Estas laŭstatute, ke la Pl. K. konsideru la deziresprimon de l’ Kongreso.
“K-do Sulsky: … Se CK SEU sendos afablan inviton².”
Estas do tute klare, ke en Londono estis akceptata nur ia principo, ke la XI-a Kongreso okazu en Moskvo. Ni fakte atendis pli ol 4 monatojn antaŭ ol decidi. Ni konstatas, ke nenio estis entreprenata de la Moskva SAT-anaro por ordigi tie la SAT-aferojn. Neniu invito alvenis. La kaŭzojn ni bone
¹ En tiu nombro estas kalkulitaj eĉ K-doj, kiuj nur laŭsence, sed ne laŭlitere subtenis tiun proponon, k la pli multajn el ili ni favore konsideris kiel aktivajn membrojn, kvankam ili estis tiaj nur en j. 1930; en 1931 ili ankoraŭ ne realiĝis.
² Vd. p. 79 en “Protokolaro de la X-a SAT-Kongreso”.
Korekto. En n-o 333, p. 163 bonv. korekti en la 1-a kolono, 5-a linio de malsupre: “slavoj” (anst. avoj); sampaĝe en 3-a kol., 12-a linio de malsupre: “enĉerkita” (anst. neĉerkita).
[REKLAMO p.7] Jus aperis la 14-a volumo de BIBLIOTEKO DE SENNACIULO. Ĝi entenas sub la titolo NIA TEATRO du teatraĵojn, parolĥorojn k versaĵojn speciale taŭgajn por deklamo. 64 paĝoj. Prezo 0,70 mk. g. Libro tre utila por ĉiuj grupoj k rondoj! Mendu ĉe Administrejo de SAT, Leipzig O. 27.
— paĝo 8 —
184 — SENNACIULO
konas k pri ili tamen silentas. Ni kontentiĝos per jena demanda respondo al la K-doj, kiuj malkontentas pro tio, ke Moskvo estis ne elektata: Ĉu estus normale, ke SAT havu kongreson en lando, kie la membroj ne povas pagi siajn kotizojn, ne povas aboni la SAT-organojn, ne povas ricevi la SAT-eldonaĵojn ktp.? Pri respondo de saĝaj homoj ni ne dubas, ke ĝi povas esti nur nea.
VOĈOJ EL SOVETIO
“Al Direkcio de SAT.
Al mi, sovetiano, SAT ankaŭ ‘ŝuldas’ (?) rublojn; akurate mi sendis la monon por diversaj celoj. Kutime nia CK SEU neniam informis min pri la ricevo, transsendo ktp. Tiel amasiĝis rublo post rublo, fine estis … 14 mil mk. g. Ni sovetianoj ne atendis tion. Nia gvidcentro, CK SEU, (kiel diras proverbo) ‘submetis porkon’ al ni. Estas malvere, ke ne eblas sendi 14 mil mk. g. el Sovetio. Tiu sumo estas malgravaĵo por nia registaro. Mi ne kredas, ke tiu ĉi sumeto povus esti retenita. Tiu ‘D-kaĵo’ neniun konvinkos…
Regule dum jaroj mi legis ‘S-ulo’n. Strange! Ĉu mi nenion komprenas pri ‘skismoj’? Ĉu vere nenia ‘skismo’ ekzistas en SAT? Krom racia okupo, ĉiu kapo ĉiam pretas elpensi diversajn aferojn. ‘Skismo’ estas rezulto de malkompreno pri neceso en tiu ĉi respondeca tempo gardi unuecan forton en SAT. La nunaj gvidantoj evitas disputadon, klopodas, por ke SAT ne fariĝu dogmejo nek disputejo…
Kredu, ke tio ne estas sole mia opinio individua en Sovetio. Multaj, multaj subtenas vin… Ne ĉiuj povas laŭte krii k sin aŭdigi! Necesas ankaŭ diri, ke multaj SAT-anoj estas nur ‘surpaperaj’ anoj, hazarde varbitaj, nekonsciaj. Ĉion eblan ni faros por eviti la ‘rifon’ k por regule ricevi ‘S-ulo’n. Saluton, forton. Pravaj estas vi. (Subskribo).”
“PS. — Se okaze vi presigus ion el mia letero en ‘S-ulo’, ne publikigu mian nomon.“
TRA LA MOVADO — KRONIKO
ĈEĤOSLOVAKIO. Aŭsig. En la popoldomo funkcias 2 kursoj en la kadro de l’ soc-demokrata partio, kun 20 k 15 partopr., gvidas K-doj Storĥ k Fiŝer. Grupo fondota. En la publika urba biblioteko troviĝas aro da pri-esp-aj libroj senpage pruntedonataj. Esp-o estas oficiale enkondukita (nedevige) en la komerca akademio kun noto pri atestoj. Lernas 25 p. — Plzen-Peklo. Nova kurso por komencantoj kun 11 p. Gvidas K-do Zika. — USONO. Novjorko. Fondiĝis grupo Novjorka kun 20 anoj. Centra adreso: 7 E. 14. strato, New York.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Esperanto — the International Language. 4-paĝa ilustrita varb-prospekto, eldonita de la UEA-sekciestro por la usona teritorio. Anglalingva. Adr.: 109, Fordham Drive, Buffalo, N. Y.
Prenez-Moi Tous. Han Ryner. Romano. 252 pĝ. Prezo: 15 fr. fr. Eldonejo: Editions du Tambourin, 142, rue Montmartre, Paris. Franclingva.
Reisen und Studienfahrten (Vojaĝoj k stud-ekskursoj). 1931. Ilustrita vojaĝprogramo eldonita de: Reichsausschuß für sozialistische Bildungsarbeit, Berlin SW. 68, Lindenstr. 3. 40 pĝ. Germanlingva.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
Le Cri Populaire, Bordeaux, 8. 2., fabrik. de mortigiloj (328).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Le Réveil Ouvrier, Nancy, 31. 1.; Le Travail, Oudja, 27. 12.; La Charrue Rouge, Lannion, 15. 1.; Le Drapeau Rouge, Clermont-Ferrand, jan.; The Daily Worker, London, 6. 2.; Signalen, Stokh.; 5. 2.; Les Amis de la Nature, Strasb., febr.; Lyon Républicain, 22. 1.; Travail, Lyon, 31. 1.; The Young Socialist, Leeds, febr. (Kion rakontas la amikoj de Peĉjo (3) + “Petro”); Münchener Post, 9. 2.; Coburger Volksblatt, 27. 1.; Schwäb. Volkszeitung, 26. 1.
NIA POŜTO
164. — Jes, sendu la monon al Parizo.
Sovetianoj. — Ni regule k akurate sendas “S-ulon” al vi, se vi ne ricevas, tiam oni simple ŝtelas ĝin. Adm.
NEKROLOGO
La 7-an de februaro mi ricevis sciigon, ke mia instruinto, edzo, amiko,
K-do ALEKSANDRO LINGEL (SAT-ano 5087)
mortis en aĝo de 61 jaroj dum vojaĝo en la urbo Astraĥano pro pulminflamo je 2. novembro 1930. Aktiva laboranto, instruanto de esperanto, li malofte estis hejme, tramigris tutan Siberion k Rusion, instruante nian lingvon, ĝis fine ŝiris lin la morto el lia laboro. Li estis iam kunlaboranto de d-o Zamenhof en Varsovio. Ni, liaj gelernintoj, volas daŭrigi lian laboron, k lia penado ne perdiĝu. Al la senlaca laborulo ni gardos eternan memoron.
Ida Lingel, Belgorod (Sovetio).
POŜTMARKOJ
Mi volas interŝanĝi PM kĉl, prefere kun Sovetio, Portugalio k Hispanio. Adr.: T. Ingman, Sirkusk. 3, B. 27, H e l s i n k i (Finlando).
Atentu! Gekamaradoj!
Lab. Esp. Grupo Berlin (Lichtenberg), aranĝos la 15. aprilo letervesperon. Gek-doj ĉl. estas petataj sendi al ni L, PK, PI, il. gaz., fotojn. Resp. garantiata. Daŭra korespondado por individuoj! Adr.: K-do Erwin Schleusener, Gabriel-Max-Str. 3, Berlin, O 112.
KORESPONDADO
AŬSTRIO
K-do S. Kump, Leitendorf, 41, c. ap. Leoben, Stirio, kun fervojistoj el ĉ. landoj, krom Germanio.
FINLANDO
— Havante intencon viziti Vienan Lab. Olimpion kelkaj finlandaj sportuloj dez. koresp. kun lab. gesportuloj en Aŭstrio. Koresp-aĵojn sendu al la peranto: Arne Lundström, Hämeentie, 28, F. 73, Helsinki.
K-doj Sulo Kotilainen, Osmonk I, Tampere k Iikka Merinen, Hauho-Sappee, Tuulos, (ambaŭ junuloj) koresp. kĉl. fraŭlinoj, L, PI.
GERMANIO
— Progresintaj kursanoj dez. koresp. kĉl. Adr.: Alice Heubeck, Unterdörnerstr. 90, Wuppertal-Barmen.
K-do Francisko Moravec, Gross-Ottersleben, Bez. Magdeburg, serĉas K-dinon aŭ K-don, kiu ĉefe lin helpu en la movado.
K-do Kurt Zschuckelt, Lange Str. 14, Riesa-Weida, kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
— 12 esp-istoj, parte kursanoj koresp. kĉl, PI, bfl. Resp. garantiata. Adr.: “Esperanto Grupo”, Rest. Linde, Wilkau/Sa.
K-do Alb. Fuchs, Bojstr. 30, Gladbeck-Brauk, kĉl, L, PI.
HUNGARIO
— Tramista grupo de H. E. S. L., Vilma-Kiralyno-ut. 45, Budapest, VI., kun tramistoj ĉl.
PANAMO
— Tri geknaboj (16, 14, 13 jaraj) volas koresp. letere kun samaĝaj maldekstruloj ĉl. Adr.: Young, Poŝtkesto 214, Balboa Heights, Canal Zone.
SOVETIO
K-do N. P. Zjablov, Parovoznoje depo, meĥeniĉ. mastersk., tokorju, Vladimir, Ivanova obl., kĉl, krom Germanio, pri ĉ. temoj, L, nepre resp.
K-do Stefan, ŝkola Lenina-Narkompros, Aŝhabad, Turkmenio, PI, bfl, naciaj gaz. il. infangaz. ktp. Nepre resp.
K-do M. V. Bakulin, Lengorodok, Lugovaja, 145, Rostov/Don, kĉl, pref. kun Usono, Ĉinio, Japanio, Germanio, Francio. L, PI, il. gaz., pri seriozaj temoj k sporto.
SVEDIO
— Kelkaj K-doj de esp.-rondeto koresp. kĉl, L, PK, PI. Adr.: K-do Bertil Andersson, Bollebygd. — Resp. garantiata.
K-do Valter Gustafsson (21 j., tajloro), Lundsborg, Braas, koresp. kun gejunuloj ĉl.
USONO
K-do Jos. Lehn, 236 E.-24 th. Str., New York, City, kun ĉl. naturamikoj, ŝanĝas fotojn k priskribojn pri ekskursoj. Akceptas ankaŭ aliajn temojn. Resp. garantiata.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Kiel mi konvinkiĝis pri neceso de mondlingvo | 177—78 |
| Grenfabrikoj en socialisma konstruado | 178 |
| Filmkulturo | 179 |
| “En la Okcidento nenio Nova” | 179 |
| La klasbatalo tra la mondo | 180 |
| Pri la konfeso de Mikaelo Bakunin | 180 |
| Kiel esperanto k SAT donis al mi vivcelon | 181 |
| Drasta respondo al la subfosantoj | 181 |
| Tial ke la milito grumblas! | 181—82 |
| Internaciisto | 182 |
| Ni k la modo | 182—83 |
| Tra Esperantio | 183—84 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 336, 12-a de marto 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 32,4,68,16] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj.
7-a JARO, N-o 336 — LEIPZIG, 12. / 3. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner [?], Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
KION MI NE KOMPRENAS
Bone mi komprenas, ke kapitalistoj defendas siajn interesojn k kontraŭstaras laboristajn atakojn, ĉar nia venko ja signifus detruon de iliaj fiprivilegioj. Memkomprenebla estas la klasbatalo de l’ proletaro por siaj rifuzitaj de kapitalistoj rajtoj, kiun staton la nuna mondordo ja nepre kaŭzas. Sed ekster tiuj klaraj aperaĵoj ni ofte povas konstati, ke burĝdevenaj homoj agadas ĉe la laboristara flanko k inverse senposeduloj enviciĝas en la burĝtendenca armeo. Kiaj kialoj klarigas tiun spiritan intermikson?
Burĝoj, subtenantaj la proletaran aferon, ĝenerale estas bonkoruloj, pacemuloj, idealistoj. Ili volas prepari al la homaro pli feliĉan estonton k ĝuste taksas, ke tio nur eblas sub la standardo de l’ socialismo. Aliflanke proletoj, starantaj en burĝa tendaro, malhelpas k prokrastigas la alsocialisman evoluon. Ambaŭ partoj ja reprezentas esceptojn, ĉar pro akriĝo de la klasaj diferencoj pli k pli tiel burĝoj kiel laboristoj ekkonas vojon k direkton de sia klaso. Malmultuloj agas kontraŭ propraj interesoj, la unuj pro idealismo, la aliaj pro — stulto.
Certe neproletoj, turniĝantaj al nia flanko, scias pri la per tio kaŭzata malutilo por sia klaso. Tiaj esceptuloj intence rezignas je siaj klasaj privilegioj k honeste celas la detruon de l’ nuna sociordo, esperante, ke la socialisma regado pli juste dividos ĉiuhoman bonstaton k feliĉon.
Sed la proletoj, kiuj transiĝas al la klasa malamiko — ĉu pri ties sinteno ankaŭ ekzistas klerigeblo? Ofte oni povas konstati, ke egoismo estas la kaŭzo de l’ perfido aŭ mizerego devigas proletojn, pro avantaĝoj k monhelpoj aliĝi kontraŭulojn. Ankaŭ malespero, dubemo k malfiero fantomas en proletaj kapoj. Kelkaj prave-neprave malkontentas pri la persona konduto de laboristaj gvidantoj. El tiu rezervujo la kapitalismo laŭbezone ĉerpas helpantojn por siaj kontraŭlaboristaj atencoj. Se okazas kunpuŝiĝoj inter diverspartianoj, ĉiam proletoj batas kontraŭ proletoj, dum la kapitalistaj ordonantoj malantaŭe ridante profitas. Se la ekspluatantoj mem devus batali, la situacio tuj aspektus alia. Sed tio malnecesas, ĉar facile oni dungas anstataŭantojn — k la stultaj proletoj
[BILDO p.1 | 34,40,62,66] Desegnaĵo: muskola laboristo kun nuda brusto, kliniĝanta antaŭen, puŝas per longa stango grandan nigran ŝtonon aŭ sakon.
bategas k eĉ mortigas sin reciproke por kapitalistaj interesoj.
Oni povas kompreni, ke senlaborulo eble ne rifuzas fiproponon de faŝisma organizo, ĝin aliĝi, se li poste ricevas laboron k per tio panon por siaj malsatantaj infanoj. Ni nur devas imagi nin en staton de tia mizerulo, antaŭ ol ni nomas lin perfidulo. Kiu okupas bone salajratan postenon kiel partifunkciulo, tiu facile povas kondamni tiajn renegatojn.
Sed ankaŭ ekzistas aliaj proletoj, kiuj libervole kiel “kristanaj” aŭ “naciaj” laboristoj staras en la kapitalisma fronto, kiuj neas la klasbatalon, ne sciante, kiom ili per tio domaĝas al la proleta movado k prokrastas ties venkon. Necesas ankoraŭ renverso de la proletara spiritostato. Multaj opinias, sukcesi amike intertrakti kun kapitalistoj. Multaj nur serĉas avantaĝojn, ĉiam pretaj, malprofitigi siajn laborfratojn. Se ili kuniĝante almenaŭ spirite kontraŭstarus la kapitalismon, nia celo jam estus proksima. Se ni volus, ni jam hodiaŭ venkus. Nia komuna indigno momente forbalaus la tutan kapitalisman regaĉon. Sed anstataŭe trotoleremaj proletoj furioze interbataladas k parte interamikiĝas kun ekspluatantoj k la stultiganta eklezio. Tio estas, kion mi neniam komprenas . . .
F. S. (16 462).
La 13-jara “sendependeco” de Litovio
Sendependiĝinto
La 16-an de februaro festis la litovia faŝismo la 13-an datrevenon de l’ litovia “sendependeco”. La litova popolo, kiu estis subpremata dum jarcentoj de la pola nobelaro, de la rusaj grandbienuloj k ĝendarmoj, retrovis sian memstarecon dank’ al la Oktobra revolucio en Rusio, kun ĝiaj devizoj pri memdifin-rajto de l’ nacioj.
La 13 jaroj da litovia “sendependeco” estis plenaj je turmentado k mortigado al la plej bonaj proletoj-revoluciuloj. En 1918 la litova burĝaro mortpafigis centojn da laboristoj; en 1919 ĝi neniigis la proletajn sovetojn en Panevezis k Ukmerge; en 1921 ĝi sufokis revolucian soldat-ribelon en Panemune. En 1922 la politika polico arestis centojn da kamparanoj en Rakiŝĉi, kiuj volis krei kultur-organizon, k terure torturis ilin.
En 1924 oni arestis junulinon (Marite) pro disdonado de flugfolioj. Ŝi freneziĝis pro kruelaj torturoj aplikitaj kontraŭ ŝin. Fine de 1924 oni mortkondamnis tri laboristojn pro disdono de komunistaj broŝuroj; en 1925 la reakciuloj mortpafis la soldaton Abeles pro partopreno je revenĝo kontraŭ provokisto. En 1926 la registaro kristan-demokrata estis devigata cedi, sub
— paĝo 2 —
186 — SENNACIULO
la premo de l’ laboristoj-kamparanoj, al liberal-socialista registaro. Dum mallonga periodo la laboristoj sukcesis formi fortajn organizojn.
Pretekste, ke la komunistoj preparis ŝtatrenverson, oficira bando, iamaj caraj lakeoj, faris faŝistan ŝtatrenverson la 17-an de decembro 1926, dispelis la parlamenton k proklamis la faŝiston Smetona prezidanto. La unua ago estis malpermesi la organizojn k gazetojn proletajn k enkarcerigi centojn da laboristoj en malliberejoj k koncentro-tendaroj. Kvar komunistoj de l’ Centra Komitato estis mortpafataj. Komence de 1927 estis ekzekutata revolucia laboristo Melamed. En aŭgusto 1927 estis sange subpremata laborist-kamparana ribelo en Taŭrig. Centoj da laboristoj k kamparanoj estis ekzekutataj sen juĝo. En 1928, 15 enkarcerigitaj laboristoj estis mortkondamnataj, ĉar ili festis la 1-an de majo en koncentro-tendaro.
En 1929 kvar laboristoj, ĉe kiuj oni malkovris sekret-presilaron, estis same mortkondamnataj. Nuntempe en la malgranda Litovio “vivas” pli ol 500 politikaj malliberuloj en treege mizeraj kondiĉoj: kun malfreŝa nutraĵo, en pesta aero, sen lumo k hejto, sen libroj nek ĵurnaloj, sen eblo ricevi vizitojn.
Jen la bilanco de 13 jaroj da litovia “sendependeco”.
LA EKONOMIA KRIZO K LA LABORISTARO
laŭ la situacio germania — (A. H. 13885).
La laboristaro ankoraŭ multe devas lerni de la kapitalistoj por povi realigi sian liberiĝon sopiritan. Malpli da laŭtaj paroloj, malpli da akraj devizoj, k despli da aktiveco k praktika laboro por la laboristaj interesoj estas necesa. La kapitalistoj ne krias: “Kapitalistoj de la mondo unuiĝu!”, sed ili faras tion senbrue per fondo de internaciaj trustoj, sindikatoj ktp. La proletoj sin ebriigas per devizo: “Proletoj ĉiulandaj unuiĝu!”, sed fakte ili eĉ en propraj landoj ne kapablas starigi unuecan fronton. Tiom pli oni emfaze pritraktas la temon per teoria babilado ĉe laboristaj festoj k kunvenoj.
Dum la postmilita revolucia tempo la kapitalistoj de la venkintaj ŝtatoj akceptis la postulojn k kondiĉojn de la laboristaro, kies gvidantoj intertraktadis kun la mastroj, lasante al ili la ekonomian superregadon k mem kontentiĝante pri donitaj promesoj leĝe garantiataj — laŭŝajne. La posta evoluo estas frapa pruvo, ke la laboristaro atingas sian liberiĝon neniam per paca interkonsento kun kapitalistoj, sed nur per senresta ekstermo de iliaj privilegioj. Tuj post la refirmigo de la ŝanceliĝa pozicio de l’ mastroj, ili rekompencis la konfidemon de la laboristoj per kapitalista agmaniero. La akiritaj sociaj leĝoj restis, sed pli por la profito de la mastroj ol por utilo de la laboristoj. Paradoksa aserto? Prijuĝu mem.
Por eviti la ŝarĝojn de la laŭleĝe per tarifo fiksitaj salajroj la mastroj forpelis la maljunajn laboristojn relative altpagatajn k anstataŭe dungis junulojn k precipe virinojn ricevantajn ridindajn salajrojn. “Ni ja devas pagi por la senlabora k invalida asekuro, ni do bonrajte povas maldungi la malfortigitajn k tamen plej alte salajritajn maljunajn laboristojn, ankoraŭ plue subtenatajn per nia mono fare de la ŝtato!” Tiele la mastroj kutime pravigas sian senskrupulan sintenon. Plie la kapitalistoj kutimiĝis anstataŭigi la homojn plejeble per maŝinoj ne pretendantaj la tiom tedan ŝtatan protekton. Tiun metodon oni nomis simple “raciigo”, kvankam laŭ kapitalistaj konfesoj mem per tio ofte estiĝis pli grandaj kostoj ol per la elspezoj por la salajroj de la maldungitaj laboristoj. Ĉu mirinde, ke granda parto de la laboristaro mem estas malkontenta pri tiaj danĝeraj donacoj sociaj?
La kapitalistoj fakte sukcesis per ruzo falsi k senefikigi la esencon de la sociaj akiroj. La mastroj kredante la laboristojn timigatajn k genufalantajn pro mizero, nun ankaŭ signalas senkaŝan disbaton al la formo de porlaboristaj leĝoj. Ja ili rikane kulpigis tiajn leĝojn esti kaŭzoj de la senlaboreco per la kapitalistoj mem metode kreita. Dume la kapitalistoj rigore subfosadis la fundamenton de la laboristaj rajtoj ĝis nuna stato de komenciĝanta disfalo; la laboristaj instancoj respondecaj aŭdigis flamajn protestojn k rezoluciojn, sed ne sekvis efika kontraŭago.
La plimulto de la laboristaro, konscie rekonante la pli fortan potencon de la mastroj kompare al la laborsindikatoj cedemaj, perdis la konfidon al la propraj gvidinstancoj. Por ne devi sidiĝi inter du seĝoj, la simpla laboristo denove adaptiĝis al la mastra volo por povi almenaŭ vivi. De tio rezultas la indiferento rilate al laboristaj sindikatoj.
Nur laborista unuiĝo, kiu pruvas sufiĉe da rezistemo por rompi la kapitalistan arogon, reakiros la subtenon de la laboristaro. Por supervenki la kapitalistan sistemon necesas pli da agoj k malpli da vortaj protestoj.
Grenfabrikoj en socialisma konstruado
(Fino. Vidu antaŭan n-on.)
En grenfabrikoj por semado oni uzas purigitajn selektitajn specojn da grensemo, kontraŭstaranta al seko. Vaste estas aplikataj ĉiaspecaj rimedoj por batalo kontraŭ malutilaj insektoj. Ĉio ĉi devas plej efike pligrandigi rikolton sur kampoj de grenfabrikoj. La grenfabrikoj rikoltas el hektaro 1½-oble pli ol meza kamparanmastrumo. Per plua disvastigado de tekniko, la rikoltokvanto ankoraŭ pligrandiĝas.
Nuntempe ĉe konstanta laboro en grenfabrikoj estas okupitaj 20 000 kamplaboristoj k oficistoj, el kiuj 7 700 estas traktoristoj, ŝoforoj k riparlaboristoj. Por ĉiuj laboristoj en la sovĥozoj estas fiksita la okhora labortago. La supernorma laboro en kamparo estas pagata aparte.
La vivkondiĉoj de l’ laboristoj en grenfabrikoj kun ĉiu jaro pliboniĝas. En grandegaj sovĥozoj jam komence de aŭtuno 1929 estis konstruataj bone instalitaj loĝejoj por laboristoj, estis organizataj manĝejoj, k en kelkaj sovĥozoj estas instalitaj lernejoj k malsanulejoj.
La socian laboron en grenfabrikoj oni aranĝas same kiel en industriaj entreprenoj. La sindikata laboro estas plenumata en laboristaj komitatoj. Per fabrikaj komisionoj k kunvenoj laboristoj larĝe partoprenas la organizadon de la mastrumo: ili priparolas laborplanojn de la mastrumo, solvas problemojn, kiel plej pligrandigi la rikoltintenson, kiel plej bone aranĝi la produktadon ktp.
Unu el la gravaj k seriozaj malfaciloj, kiun devas venki la registaro, estas la manko de bone instruitaj laboristoj por la grensovĥozoj. En la jaro 1931 ni devas havi en grensovĥozoj ne malpli ol 40 mil konstantajn laboristojn k inter ili 20—25 mil traktoristojn. Antaŭe en Rusio ne ekzistis tiaj grandaj meĥanikigitaj mastrumoj. Malriĉuloj k kamplaboristoj neniam laboris per traktoroj, “kombinoj” k kunmetitaj maŝinoj, tirataj per traktoro. Al ili estas malfacile lerni tiun ĉi laboron. Tio estas kaŭzo, kial ofte oni rompas traktorojn k maŝinojn.
Laboristoj por grenfabrikoj — traktoristoj k “kombin”istoj — studas en kursoj. Sed por scipovi bone labori, oni devas havi ankaŭ bonan praktikon. Tial estas bezone, ke ĉiuj laboristoj laboru plej diligente. Necesas pruvi, ke la sovetiaj laboristoj povas labori
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 187
per maŝinoj sambone, kiel laboristoj en kapitalistaj landoj.
Gravegan malhelpon spertas la sovĥozoj (same kiel la fabrikoj) pro migrado de laboristoj k maldiligenta rilato al maŝinoj. Sovĥozaj agronomoj, inĝenieroj k teknikistoj ankoraŭ ne povas sufiĉe bone administri grandan meĥanikigitan mastrumon. Flanke de kulakoj sin kaŝantaj inter oficistoj k laboristoj oni renkontas malhelpantojn, kiuj difektas maŝinojn k kaŭzas malprofiton al la mastrumo, per tio helpante al niaj malamikoj.
Antaŭ Sovetio staras tre granda k decida tasko: prepari novajn fakfunkciulojn por la sovĥozoj — administrantojn, agronomojn, inĝenierojn, teknikistojn k laboristojn.
Sovetiaj grenfabrikoj, laŭ siaj areo k meĥanikigitaj laborprocedoj estas grandega atingaĵo. En tiu rilato ni ne nur atingis, sed jam postlasis la kapitalistajn landojn — eĉ Usonon. Sed ankoraŭ tre multe ni devas laboradi, por atingi Usonon laŭ laborkvalito. Ni devas lerni sambone labori k eĉ pli bone ol usonanoj.
3. Sovĥozoj — organizantoj de kolektivigo
La grensovĥozoj per ekzemploj instruas la malriĉulajn amasojn el vilaĝo, kiel ili devas organizi la grandan produktadon k uzi la teknikan ilaron por agrikultura mastrumado. La grensovĥozoj kontraktas kun tutaj distriktoj por kulturi per siaj traktoroj k maŝinoj la kampojn de l’ malriĉularo. Per tio ili helpas al ili organiziĝi je kolĥozo. En antaŭa jaro (1929) la grensovĥozoj kulturis ĉ. 50 mil hektarojn da kamparanaj kampoj. En 1930 ili kulturis proks. 150 mil h. por la kolĥozoj. Tiel la grensovĥozoj ĉirkaŭas sin per reto da malgrandaj kolĥozoj, por kiuj ili donas gravan k efikan helpon. Per siaj maŝinoj k traktoroj la grensovĥozoj kulturas la areojn de l’ kolĥozoj, en siaj metiejoj riparas ilian agrikulturan maŝinaron k ilaron, helpas ellabori laborplanojn k organizadi la laboron. La grensovĥozoj disponas pri grandaj kulturfortoj: agronomoj, inĝenieroj, teknikistoj, medicinistoj, kvalifikitaj laboristoj. En la gvidantaro de l’ sovĥozoj estas komunistoj spertaj organizantoj. Tiuj ĉi laborantoj faras grandan socian laboron en la kolĥozoj.
Laŭ la Kvinjarplano estas skizite, ke en fino de l’ jaro 1932 la grenfabrikoj liveros al la ŝtato pli ol 1 600 milionojn da kilogramoj da greno. Nun la sovet-registaro pligrandigis sian planon: jam antaŭ la fino de 1931 ili devas liveri duoblan kvanton da greno.
[BILDO p.3 | 36,20,62,36] Foto: kamparanoj staras sub granda sonorilo pendanta de ligna trabo; unu el ili tiras la ŝnuron.
Alvoko al kolĥoz-kunveno.
Nun la terspaco rikoltenda en 1930 en sovĥozoj estas pli ol unu miliono da hektaroj. Ĝi estas sepfoje pli granda areo ol la rikoltenda spaco en la j 1929. Kaj en 1931 la rikoltenda spaco ampleksos 4 milionojn da h.
Sovetiaj grenfabrikoj ludas gravan rolon en nia mastrumado. Helpo de lab. urboj por ili estas necesa — Moskva Elektrofabriko, “Amo”, “Dinamo”, “Falĉilo k Martelo” k aliaj montris bonan ekzemplon pri tia helpo. Ĉiu el supre nomitaj fabrikoj prenis sur sin patronadon al unu grenfabriko en Meza k Malsupra Volg-regiono, sendis tien spertajn laboristojn por oficoj de direktoroj k iliaj anstataŭantoj k 25—30 plej bonajn laboristojn por aliaj laboroj. Tiun ĉi ekzemplon devas sekvi aliaj grandaj fabrikoj en industriaj centroj de Sovetio. Miloj da industri-laboristoj devas veni por labori en la instalitaj sovĥozoj, por ke ni povu rapide k bone finsolvi tiun ĉi taskon.
La fortoj de la laborista klaso estas grandegaj k neelĉerpeblaj. Nur la venkinta proletaro povas kun tia rapido disvolvi socialisman mastrumadon. Kaj ĉiu laboristo k kamparano devas scii k memori la vortojn de K-do Stalin:
“Oni devas konfesi, ke tiajn rapidegajn temporitmojn de disvolviĝo ne konas eĉ la soveta socialismigita grandindustrio, kies evolurapido distingiĝas precipe per granda skalo. Ĉu ne estas klare, ke nia nova granda socialisma agrikulturo — sovĥoza k kolĥoza — havas grandegan estonton, ke ĝi elmontros miraklojn de plikreskado?”
Kompil-tradukis Ivnickij E. V. (Simferopol).
[REKLAMO p.3] Ĉiam ankoraŭ restas la plej taŭga dokumento por informiĝi funde pri deveno k disvolviĝo de l’ nuna situacio en la SAT-movado la Protokolaro de la X-a SAT-Kongreso en Londono (aŭg. 1930). 84 dense presitaj paĝoj. Specialprezo escepte malalta: 0,50 mk. g. (sen kromrabato por membroj). Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O. 27.
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Lignaĵista striko en Norda Bohemio (Ĉeĥoslovakio)
Antaŭ kelkaj semajnoj la firmo Fiŝel (“Fischel”), segfabriko kun 700 gelaboristoj, provis malaltigi la salajrojn je 15%. Krome ĝi intencis maldungi 150 lignaĵistojn, kompreneble la plej revoluciemajn. La salajroj tie pagataj estas kompareblaj nur kun tiuj en Slovakio, t. e. la plej mizeraj el la tuta respubliko. La okaze de intertraktado ĉeestanta metiinspektoro konsilis al la lab. reprezentantoj akcepti la diktaĵon. La fabriko estas plej moderne instalita kun plej alte disvolvita raciigo. Produktaĵoj estas seĝoj el kurbligno, eksportataj al ĉiuj mondpartoj. La entreprenisto asertas ne plu povi konkuri pro tro altaj salajroj. Ekz., seĝo kostas 40 kronojn ĉeĥajn; la salajro po peco estas 5,50 kĉ. Se oni dekalkulas la salajr-malaltigon de 15%, la seĝo kostas 39,18 kĉ.; tiel laŭdire ĝi estas konkurkapabla: komento superflua!
Nun la laboristaro senescepte jam strikas kelkajn semajnojn. Plej strange estas ĉi-rilate, ke la ŝtato devas pagi al la strikantoj monsubtenon, ĉar laŭleĝe la laboristo posedas la rajton, en okazo se lia salajro ne atingas la porekzistan minimumon, rifuzi plulabori, k samtempe postuli ŝtatan senlaborulan subtenon laŭ la tielnomata “Genta sistemo”¹. La atako de l’ entreprenisto do ankaŭ ne utilas la sanon de l’ ŝtatfinancoj; male la lignaĵista sindikato ŝparas iom da mono. La strik-situacio estas favora; simpatias kun la strikantoj granda parto de l’ burĝaro, kiu monsubtenas aŭ prenas al si por nutrado infanojn de strikantoj. Por la laboristoj la mizero estas grandega, ĉar eĉ en tempo de bona negoco ili devis malsati, precipe en tiu ĉi regiono. Do ĉiuj vi, kiuj sidas sur seĝoj signitaj de firmo Fiŝel, sciu, ke ties laboristoj ĉiam nur vivaĉas.
SAT-ano 8889.
Policanoj kontraŭ senlaboruloj en Duks (Dux), Ĉeĥoslovakio
Kiel en multaj aliaj urboj en tiu ĉi okcident-bohemia urbeto la senlaboruloj aranĝis protestkunvenon kontraŭ sia pliakriĝanta mizerstato. Survoje urben grupo da ili renkontis ĝendarmojn, kiuj malpermesis al ili iri pluen. Sen ia alia grava motivo la ĝendarmoj pafis k mortigis kvar laboristojn. La plej nova metodo por plimalgrandigi la senlaborul-armeon.
SAT-ano 8889.
¹ Pri ĝi aperis artikolo en n-oj 303, 305/6 de “S-ulo”. — Red.
— paĝo 4 —
188 — SENNACIULO
Bataloj inter senlaboruloj k policanoj (Germanio)
En Berlin k Lajpcig okazis je la 25-a de februaro gravaj kunpuŝiĝoj inter senlaborul-manifestaciantoj k policanoj. En Berlinaj antaŭurbaj kvartaloj la amaso elrabis plurajn nutraĵ-magazenojn; la policanoj estis bombardataj de el la fenestroj k havis sume 20 vunditojn. La laboristoj havis unu mortigiton k plurajn vunditojn ĉe batalo ĉirkaŭ la ĉefa laborpera oficejo. Pli ol 100 laboristoj estis arestataj. En Lajpcig la policanoj pafis en la amason, kiu ekatakis la urbdomon k mortigis 4 laboristojn, vunditaj estis ĉ. 20.
M. D. P.
El Polio
En Marki, malgranda urbo proksime de Varsovio, senlaboruloj manifestaciantaj kunpuŝiĝis kun policanoj, kiuj lastaj ekpafis kontraŭ la laboristojn. Tri el ĉi tiuj estis grave vunditaj, 15 arestitaj.
K.
Senlaboreco en Japanio
Ankaŭ en Japanio suferas kelkaj centmiloj da homoj tute senhelpe pro senlaboreco. La nombro tre rapide kreskas. La Nagasaki-ŝipkonstruejo maldungis lastatempe 187 personojn. La Kobe-ŝipkonstruejo de l’ sama firmo, kiu jam antaŭe senokupigis grandan amason da dungitoj, denove senlaborigis 57 laboristojn. Kredeble baldaŭ ĉe la Kure-ŝipkonstruejo de l’ Mararmeo perdos sian laboron ĉ. 4000 laboristoj.
K. O. (en “Revuo Orienta”).
Ni enkonduku la vivon en lernejo per la presarto
La nuntempa pedagogio vane proklamas la ecojn de la vivanta lernejo — se ĝi daŭrigos sian intencon serĉi la vivon, kie ĝi ne estas. Por ni la nova lernejo ne estas tiu, kiun oni igas vivi, sed tiu, al kiu oni ebligas vivi.
Kaj ĉu oni ebligas al infanoj vivi, kiam oni altrudas al ili redaktobjektojn ekster la vivo? Gek-doj tion legantaj, vi ĉiuj scias pri tiaj redaktotaskoj mizerege sensubstancaj — ĉar la lernantoj havis nenion por diri k devis “cerbumi k cerbumadi” por tamen skribi kelkajn frazojn. Tial iom post iom ardo bela vin forlasas, k vi diras: “Per la redaktado ni nenion atingas — ĝi estas tro malfacila”. Ĉu do vi opinias, ke por skribi en klara lingvo, senigata je poeziaj formoj, ni bezonas geniajn ecojn?
[BILDO p.4 | 39,22,65,47] Infana linoleumgravuraĵo: nigra birdo kun blankaj strioj sur la flugiloj, starante sur strietita trunko.
Infandesegno.
Vi mem, vi “elektas”, aŭ pli bone vi “trudas” al viaj lernantoj redaktobjektojn: sed ĉu vi persone ŝatas skribi pri fakto ia ajn; ĉu ekzemple vi tre ŝatas redakti leteron por Administracio? . . . Ordinare, tiaj redakt-produktaĵoj estas vere mallertegaj, k tio elmontras embarason nian.
Aliflanke, pripensu kiom facile vi skribas leteron al amiko; tiam via plumo rapidas sur la papero k la ideoj formiĝas senpene.
Certe vi komprenis la kialon de tiu komparo: entuziasme oni skribas pri iaj okazintaĵoj aŭ faktoj; k aliaj povas nur enuigi. — Se tiu aserto estas prava por la instruisto, do ĉi multe pli pravas por la lernantoj: tiuj etuloj interesiĝantaj pri ĉio enuiganta nin, ofte ridantaj, kiam ni ne scias pro kio, havantaj unuvorte infanajn entuziasmojn. Kaj ne zorginte la opinion de tiuj infanoj, ni trudus al ili redakt-objektojn ne travivitajn de ili. Foje tiuj redakt-objektoj estas elpensataj de maturulo, por maturula menso, do senigitaj je influo sur infanon. Kial do miri, kiam ni ne atingas tiele la sukcesojn esperitajn?
“Kaj tamen, se la lernejo akceptus adaptiĝi al la sperto infaneca, se ĝi akceptus nur pliperfektigi la kvalitojn troviĝantajn jam en tiu sperto — ĝi povus malproksimen iri.” (de F. Djubŭa [Dubois], en “La Bariloj”.)
Malĝoje ni konstatas, ke la nunaj pedagogiaj metodoj tro koncentrigas la
Pri la konfeso de Mikaelo Bakunin
(el la Petropaŭla fortikaĵo al caro Nikolao la I.)
A. S. (10 580)
(Fino. Vidu n-ojn 332, 333, 335)
En la germana eldono (de la Konfeso) troviĝas jena rimarkigo de Kurt Kersten: “Al la tutslavismo Bakunina, al tiu revolucia tutslavismo oni komparu antaŭ ĉio: K. Marks k Fr. Engels — Kolektitaj skribaĵoj 1841—1850, III. vol., pĝ. 246/264, eld. de Fr. Mering (Mehring), Stuttgart 1913; “la demokrata tutslavismo”, traktatoj en la Nova Rejna Gazeto (Neue Rheinische Zeitung) en februaro 1849. — Pri la Slava Kongreso k la korekto al la opiniaro de Engels komparu enkondukon de Mering pĝ. 13 ks; 76 ks; krome Marks-biografion de Mering. Pri la Slava Kongreso skribis Engels: “Nova ripeto de la Vartburg-festeno, la samaj frazoj, la sama utopiismo, la sama mizero poste: ‘Ni estas konstruintaj ampleksan domon’ ktp. Kiu volas legi tiun faman kanton tradukitan en slavan prozon, tiu legu la broŝuron de Bakunin.” La traktatoj en la Nova Rejna Gazeto komenciĝis: “Bakunin estas nia amiko. Tio ne detenas nin submeti lian broŝuron al kritiko.” — Steklov finas: “Bakunin provis plej intime interligi la naciajn aspirojn de la slavoj kun la revoluciaj taskoj k entute ne disigi la germanan demokratan revolucion de la slava.” — K. Marks — Revolucio k Kontraŭrevolucio en Germanio (pĝ. 57 ks.): VIII poloj, ĉeĥoj k germanoj; pĝ. 59: poloj; pĝ. 61: Bohemio; pĝ. 62: tutslavismo; pĝ. 64: la Slava Kongreso. Korekto de Kaŭtski en la enkonduko pĝ. XXI. — Tre detale: Th. G. Masarik: Pri rusa histori- k religi-filozofio. Sociologiaj skizoj. Jena 1913. II, pĝ. 1—35: Karakterizo pri Bakunin; II, pĝ. 25: Pri la tutslavismo. Plie Netlaŭ (Nettlau) en “Socialistaj Monatkajeroj”, pĝ. 190: Mikaelo Bakunin en la jaroj 1848/49. Pri kongreso k pentekosta ribelo; socipolitika leterinterŝanĝo. La alvoko al la slavoj estas tie presita sur pĝ. 290/94. Kiel kompletigon al la notoj en la Konfeso ni ankoraŭ aldonas jenan konstaton de Bakunin el pli malfruaj jaroj: “Estas vere, ke mi riskas diri, ke la detruo al la aŭstra imperio k al la prusa monarkio necesas same kiel tiu al la cara regno por la triumfo de l’ demokratio; tion la germanoj neniam povis al mi pardoni, eĉ ne la socialistaj demokratoj en Germanio.” — “Tutslavianoj laŭ konsidero de la germanoj estas ĉiuj slavoj, kiuj kun abomeno k kolero malakceptas la kulturon, kiun ili volas al ili aldevigi. Se tio estas la senco, kiun ili submetas al la vorto tutslaviano, ho, tiam mi estas elkore tutslaviano. Ĉar efektive ekzistas malmultaj aferoj, kiujn mi tiom malŝategas k malamas kiel la malnoblan regadon k tiun burĝecan, nobelan, burokratan, militistan k politikan kulturon de la germanoj. Mi ĉiam daŭrigos, en la nomo de la ĝenerala liberigo de la popolamasoj prediki al la slavoj la pacon, la fratecon, la solidaran agadon k organizadon kun la germana proletaro, sed ne aliel ol sur la ruinoj de tiu regado k de tiu kulturo, k por neniu alia celo ol la detruo al ĉiuj imperioj, la germanaj k la slavaj.”
— paĝo 5 —
(Eldonkvanto 10 000 ekz.)6-a JARO. N-o 3 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 12. III. 1931
La Lernanto
REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e ★ ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27
LA MISTERO DE L’ NEBULO
La knabo glitis malrapide sur la plankon apud la fenestro k dormetis. Longe li estis rigardinta kun serioza mieno trans la kontraŭflankajn domojn al tiu alta rektangula konstruo kun superstarantaj kamenegoj, en kiu laboris lia patro dek horojn ĉiutage. La ĥemi-fabriko.
Komencis noktiĝi. Sed nur malforte penetris la lumoj de l’ stratlanternoj, de l’ magazenaj montrofenestroj en la ĉirkaŭon. Densa nebulo invadis la stratojn, miksiĝis kun la fumo de l’ kamentuboj, envolvis la fabrikan koloson k penetris malbel-flave tra la malfermita fenestro en la ĉambreton, kie kuŝis la knabo surplanke. Kaj restis malseka strio sur la fenestra kadro.
[BILDO p.5 | 33,42,63,57] Desegnaĵo: en nebula strato aŭ ĉambro, viro en longa mantelo kliniĝas super io sur la tero; ĉirkaŭe aliaj figuroj kaj ombroj.
Pli vigle enpelis tiun ondantan vaporon la norda vento, kiu ekmovis la kurtenon k kaptiĝis sible en la angulo. Tamen ĝi ne tuŝis la blondan buklaron de l’ knabeto, kies dekstra brako protekte levita sterniĝis pende super la mallarĝa vizaĝo. Kaj la nebulo kunportis ankaŭ de ie malproksime ne klare distingeblajn konfuzajn tonojn de muziko… valsan ritmon? marŝmelodion?… Ĝi venis de ie el la etero. “Radio-ondoj”, pensis la knabo k revis. Kaj ĝi alportis iun parfumon tre dolĉan, nedireble dolĉan k narkotan, kiel siringaj floroj en printempo. Ho, strange dolĉa odoro! Estis mistera nebulo, kiu kuŝiĝis peze k silente sur la ĉambron kun la knabo, kvazaŭ fumaĵo el kamentubo eliĝinta trafas senelirejon…
La katino estis la unua, kiu trovis la dormanton. Ŝi lekis lian frunton, liajn genuojn k preterpasis kun mallaŭta murmuro. La knabo ridetis en sonĝo.
Li ekvidis tra la nebulo sian fratineton, kiu ludis per pilko k gracie saltetis. Li volis mansigni al ŝi, sed ne povis. Liaj brakoj estis tiom pezaj… Kaj la biciklon li ekvidis, kiun li admiris en magazeno k kiun donacus al li la patro, se li sukcese trapasus la lernejan ekzamenon. Kaj tiam li sentis ree pli akre la dolĉan parfumon de l’ nebulo, k liajn tempiojn komencis frapeti marteletoj. Ĉiam pli rapide, ĉiam pli insiste, pli laŭte, pli rapide…!
Jen li vidis tra la nebulo la patron ŝanceliĝanta — ho, venu, paĉjo, via filo atendas vin sopire. Estas tiom malfrue, tiom mallume, mi timas! Nur tie k ĉi tie fajreroj, brilaj steletoj ekŝprucas, ekbrilas, siblas, falas, k estingiĝas en la nigra nokto. La patro ŝanceliĝas, haltas, restas senmova, maldensiĝas k subite malaperas abismen, senvoĉe, fantomece.
Kaj ankoraŭ tiu vomiga odoro, kiu narkotas, tiu parfumo portata sur la nebulondoj, k ankoraŭ martelpiketoj kontraŭ la tempiojn, ŝirantaj kvazaŭ la orelojn, kiuj susuradas…
La infano nenion aŭdis plu. Sed jen, tra la nebulo la patrineto — lia panjo! …Pli rapide, venu pli rapide ĉi tien, panjo, via infano sopiras al via ĉirkaŭbrako; k li etendas la brakojn
— paĝo 6 —
2 — LA LERNANTOlonge, longe … en la malplenon… Panjo, kial ci forestas de mi? Kial cia vizaĝo estas tiom pala, ciaj okuloj tiom ruĝrandaj, tiom sulkigita cia frunto, tiom displektitaj ciaj haroj?… Tiom mute malferma cia buŝo?!
La knabo ploras k baraktas k volas ekkrii, sed ĉio turniĝas. Inkubo.
Li dormas pace tie sub la fenestro, sur la planko… Sed ĉio brulas en li, k nun lia spiro fariĝas pli k pli peza, pli k pli stertora, k la odoro ne plu estas dolĉa, sed amarega, vomiga, sufoka, timegiga. Kaj la bildo de l’ patrino formalaperas, disvaporiĝas… abismen, k la nebulo fariĝas pli k pli densa k kompakta, estas ĉie, en ĉio…
Karlo kuŝas en rigido. Post horo la patro revenas k miras pri la silento… malgaja silento. Nekutima. Kie estas la edzino, kie la geknaboj? Nenia gaja bubo petole saltas je lia renkonto, nenia hela infana voĉeto pepas sian vivoĝojon al li.
Karlo! Karlo? Lian gorĝon sufokis haladzo rampanta, kiam li surpaŝis la sojlon de l’ ĉambro. Li balanciĝas, sin tenas, aŭtomate retiriĝas malantaŭen. Helpu!
De tie transe, el la fabriko, kiu donis al li la panon, transvenis venena nebulo, perfide kuŝiĝis sur la ĉambran plankon, plenigis ĉiun angulon. La fabriko, kiu forkonsumis ĉiutage porcion da lia vivenergio, en kiu li produktadis artefaritajn nebulojn, al kiu li oferis sian laborforton por nutri sian familion: Tiu fabriko estis mortiginta tiun plej amatan estaĵon en lia vivo, lian fileton.
En la hospitalon oni portis la sveníntajn, gasumitajn patrinon k filinon. Nenia arto de kuracisto sukcesis revivigi la etulon, kiun sufokis la ĥemia nebulo. Nubo.
[REKLAMO p.6] FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen. Kion rakontas la amikoj de Peĉjo. Prezo 0,60 gmk. — 56 pĝ. Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
LA GLACIIGITA LAGO
Ne dum unu tago, nek dum du aŭ tri tagoj la frosto provis senmovigi la lagon. Ĉiutage la frosto venis per malica vento k blovadis. Sed tio ne helpis, la lago daŭre fluis k ĝoje muĝis.
La frosto ne trankviliĝis: oni devas pruvi al la lago, kiu estas pli aĝa! De tago al tago ĝia kolero pli ardis, k ĝi sieĝis tiom pli la lagon per ĉiaspecaj ventoj, uraganoj k neĝoj.
Iom post iom la lago komencis rezigni. Kaj kun doloro ĝi konvinkiĝis, ke ĝi havas kontraŭ si pli fortan k pli kruelan; do tio devas okazi.
Iun matenon ĝi sentis, kvazaŭ ĝi estas tegita per ia kovraĵo, k nur tra la kovraĵo ĝi vidas la ĉielon. La sekvantan tagon ĝi fartis pli malbone, la kovraĵo plidikiĝis, pro kio la ĉielo nun estas tute barita por la okulo. La moviĝo fariĝas pli malfacila k ludi kun la ondoj estas jam tute neeble. Ĝi malfluiĝis!… Malfacile estis kutimiĝi al tiu ĉi senmoveco k ŝtonigiteco. Ĝi baraktas, ĝi volas eksalti — sed senrezulte.
Post ĉiu tago ĝi pli forte sentas la alproksimiĝantan morton, k la dikega glacio premas ĝin kvazaŭ mil ŝtonegoj. El juda lingvo trad. S. Guterman.
VESPERE
Mia sun’ malsupreniras. Lume estas, sed aer’ Aliiĝis: mi enspiras Malvarmeton de vesper’.
Jes, vespero enplektiĝas! Ĝi sentigas per ventum’: Nokto jam alproksimiĝas, Nokt’ sen sono k sen lum’;
Baldaŭ ĝi, fininte sorton, Min kuŝiĝos, kiel ŝton’… Sed se l’ tag’ deprenis forton, Ĉu la nokt’ ne estas bon’? D. Ŝutov.
LINGVAJ NOTOJ
Demando: Ĉu estas korekte diri: samloke ol, samtempe ol?
Respondo: La signifo de la vorto ol povas esti difinata laŭ la Fundamenta Vortaro. El la tie troveblaj naciaj tradukoj de ol sole la franca: que (dans une comparaison) ebligus la uzon de ol post sam-. (Franca de même que = same kiel; plus que = pli ol.) Kontraŭe ekzemple nek la germana als, nek la angla than, kiuj estas montritaj en la Fundamenta Vortaro kiel tradukoj de ol, estas uzataj post vortoj enhavantaj la ideon de sama. Evidente Zamenhof celis per com-
— paĝo 7 —
LA LERNANTO — 3paraison nur la komparon inter neegalaĵoj. Efektive ni trovas ĉe Zamenhof kiel ĉe aliaj imitindaj aŭtoroj la vorton ol preskaŭ nur post alia, malsama, pli k antaŭ en la signifo de pli frue. Aliflanke post sama ni vidas jam en la Fundamenta Ekzercaro (§ 27) la vorton kiel en la signifo de franca que, germana wie, angla as ktp.
La esprimoj samloke k samtempe estas adverboj demonstrativaj kun la signifo en tiu (aŭ la) sama loko k en tiu (aŭ la) sama tempo. Al ili nature rilatas relativa pronomo adverba, ĉu ĝenerala: kiel, ĉu speciala: kie (loke) aŭ kiam (tempe). Jen ekzemploj: Mi vekiĝis samtempe k i e l Paŭlo (aŭ kun iom alia nuanco: samtempe kun Paŭlo). La detektivo retrovis la pakaĵojn samloke k i e l antaŭ tri tagoj. Samtempe, k i a m la internacia konferenco solene decidis malpliigon de la armado, la militministro ordonis la aĉeton de tri novaj specoj de venengasoj. Samloke, k i e iam nenionfaristo estis ĝuinta lukson nemeritítan, nun malriĉaj invalidoj trovis meritítajn kuracon k ripozon.
Aliaj kombinoj: samaĝa, sammaniere, samsenca, samsignifa, samrajta, samopinia, samvoje, samkolora, samforma, samspeca, samranga, samklasa, samdistanca kiel aŭ kun. — Akademiano d-o W. Lippmann.
LA FAJRAJ SIGNALOJ
(Laŭ Bobinska: P i o n i r o j)
Resumo de l’ antaŭaj ĉapitroj: Tri geknaboj (Vanka, Katka, Juk), anoj de junpionira tendaro, troviĝas sur insulo en mezo de granda lago, kie ili serĉis, trovis k ree perdis forkurintan knabinon. Ili restas izolitaj, sen transportilo. Vanka k la knabino (Katka) ŝatas pli k pli ĉi tiun aventuron, dum la tria (Juk) pro la stomaka demando alsopiras elsaviĝon el tiu situacio. Por doni signalojn al la tendaro, ili starigis du grandajn ligno-ŝtiparojn.
———
Ĉiu dormis siavice; oni anstataŭis sin¹ reciproke: unu el ili estis ĉiam dejoranto² por spion-atendi³ la alvenon de la barko. Sed laŭgrade kiel alproksimiĝis la vespero, sen ke diriĝis unu vorto, kvazaŭ per silenta akordo⁴, Katka k Vanka revis unu saman aferon: ne vidi alvenanta⁵ barketon. Kun ia⁶ kaŝita maltrankvilo ili rigardis la trembrilantajn akvojn de la lago. Kiel ili povus foriri nun?… estus tiel korĝojige vidi la majestan fajron el tiuj ĉi du ŝtiparoj, kies fajreroj ligiĝus⁷ kun la supro de l’ pinoj!
Kaj Juk?
Li atendis malgaje la alvenon de barko.
La porcioj estis multe tro malgrandaj. Eknoktiĝis. Nenia barko.
*
La lago moviĝis malforte, la plaŭdetado de ĝiaj ondoj formortis kontraŭ la bordo⁸ en la nokta trankvilo. La steloj eklumis unu post la alia sur la firmamento de verda violkoloro, poste malleviĝis k movbrilis en la akvo, etendiĝantaj sur la dorsoj de l’ ondoj.
La tri forlasitoj restis kaŭrantaj sur la bordo, atendante, ke noktiĝos.
— Ni ekbruligu! eksplodis Vanka.
Oni aŭdis la krakadon de l’ sekaj branĉoj k post momento la du ŝtiparoj flamiĝis en fajroj grandegaj k helaj en la nokto.
La orbrilaj fajreroj rond-turniĝis⁹ kiel miloj da etaj lumvermoj, la plej proksime starantaj arboj estis purpuraj per la reflekto de l’ brulego, la korvoj ĝenitaj en sia dormo, forflugis kun raŭkaj krioj.
— Tion oni povas nomi flamo! ekstaziĝis Juk, tio estas alia afero ol niaj mizeraj ŝtiparetoj de la tendaro.
— Mirinde! Grandioze! ekkriis Katka, kunplektante la manojn. Oni kredus de l’ bordo, ke la tuta insulo estas en flamoj¹⁰.
Ili devas esti blindaj por ne vidi tion.
Sed la fajroj estingiĝis tiel rapide, kiel ili estis ekflamigitaj. Tiam la knaboj rapidiĝis. Katka trenis tutan arbustotufon de seka junipero, gratvundante al si la vizaĝon k la manojn. Vanka hakis k tranĉis ankoraŭ. Juk ruĝa, ŝviteganta, laboris kiom li povis.
Kaj nur kiam la ŝtiparoj denove ekflamis, la junaj falis elĉerpitaj¹¹ sur la herbon.
———
¹ Aŭ: unu la alian. ² Aŭ: deĵoranta. ³ Ankaŭ: kaŝ-observi. ⁴ Aŭ: interkonsento. ⁵ Ankaŭ la infinitiva formo estas korekta post “vidi”: alveni. ⁶ Pli akcente: kun (ia) nedifinita kaŝ(it)a maltrankvilo… ⁷ Aŭ: kuniĝus, interplektiĝus. ⁸ Pli forte: kontraŭ la bordon. La akuzativa formo ne estas necesa post “kontraŭ”, ĉar la kunteksto mem jam difinas klare ĝian sencon; la akuzativo povas servi post tiu prepozicio nur por pli-akcenti la movon, doni apartan intenson al ĝi. ⁹ Aŭ: rond-dancis (ĉirkaŭ-turniĝis). ¹⁰ Aŭ: flamiĝinta. ¹¹ Adjektiva formo, ĉar ĝi rilatas al la stato de la junaj, sed ne al la ago de l’ falo (la verbo de l’ frazo). Sekve ankaŭ: “La fruktoj falis maturaj de la arboj”, sed: “La knaboj falis mole sur la sablon”; “la knabino falis dolĉe sur la kusenon”; ĉar en tiuj lastaj frazoj la ago (la falo) estas kvalifikata per la atributoj “mole”, “dolĉe”, k tiuj adverboj ne atribuiĝas al la subjektoj (knaboj, knabino), pri kiuj ili nenion difinas (eldiras).
ANEKDOTOJ
“Veturu, tiuj ne estas miaj kruroj!”
Rusa kamparano aĉetis paron da botoj k, laŭ kelkloke en Rusio ekzistanta kutimo, decidis ĝin “surverŝi”, t. e. drinki okaze de ĝia akiro. Li venis al la proksima drinkejo k tie drinkis multe da brando. Li tiom ebriiĝis, ke elirinte el la drinkejo k pluirinte kelkajn klaftojn li falis teren k ekdormis meze de la vojo.
Tiutempe alia kamparano veturis tra la loko, kie kuŝis la ebriulo. Ekvidinte lin k vidante, ke la kruroj malhelpas veturi sur la ŝoseo, li ekkriis: “He! ci tie sur la vojo!
— paĝo 8 —
4 — LA LERNANTOforprenu ciajn krurojn!” Sed la ebriulo nenion aŭdis. Tiam la veturanto elĉariĝis k vekis la dormanton, kies botoj tiutempe jam estis ŝtelitaj. Vekiĝinte li rigardis la krurojn, k vidante, ke ili ne estis botvestitaj, li diris: “Veturu, tiuj ne estas miaj kruroj!” Esperantigis 13 794.
———
Malnova, sed bona historieto
Du personoj disputadis. Tiam alvenis alia persono k komencis partopreni en la disputado. Unu el la du unuaj disputantoj sin turnis al la laste veninta persono k diris al li: “Mi volas rakonti al vi bonan, lernindan historieton. Iam mi havis amikon, kiu havis la plej belajn brunajn okulojn en la mondo. Iun tagon, kiam mi renkontis lin, liaj okuloj estis bluaj. Ĉu vi povas diveni, kiel li ricevis ilin?”
La laste veninta persono: ? ? ?
La unua: “Nu, li ŝovis sian nazon en aferojn, kiuj tute ne koncernis lin.” (Proverbo: Neniam ŝovi sian nazon en fremdajn aferojn.) (12 286)
KIEL MI FARIĜIS ESPERANTISTO
Mi estis librotenisto ĉe teksa firmo, kies ĉefido fervore okupis sin pri esperanto. Ankaŭ la alia librotenisto estis sperta esperantisto. Ambaŭ rakontis al mi tre multe pri esperanto. En mia proksimo ili interparolis nur esperante, por ke mi estu spronata lerni la lingvon. Mia kolego rakontis al mi travivaĵojn dum sia vojaĝo al Finlando dum somero 1924. Li vizitis esperantistojn en Vainikkala, Helsingfors, Viborg k. a. lokoj kun nura scipovo de esperanto krom sia gepatra lingvo. Preskaŭ la du junuloj sukcesis igi min lerni esperanton. Mi tamen ne kuraĝis komenci, ĉar mi jam estis 33-jara k nur scipovis mian gepatran lingvon.
Dum marto de l’ jaro 1925 vizitis sinjoro Ĉe nian urbon. Iumatene li aperis en nia laborejo akompanita de l’ ĉefido k salutis nin per “bonan matenon”. Mi resalutis: “Guten Morgen!” Tuj li demandis min, kial mi ne parolas esperante. Ne kompreninte mi ne povis respondi. Mia kolego klarigis, ke mi ne scipovas esperanton. Kara leganto, kion vi opinias, ke sinjoro Ĉe tiam diris al mia kolego? Li denove instigis mian kolegon igi min ankaŭ ellerni esperanton. Ke kleraj homoj estus scipovantaj esperanton.
Li fakte sukcesis. Hontigite mi tiam decidis lerni la lingvon. Sekve sinjoro Ĉe estas kulpa, ke mi fariĝis esperantisto.
La sekvontan kurson (en junio 1925), kiun gvidis la ido de mia ĉefo, mi partoprenis. Ne kontentigite en la neŭtrala grupo mi poste aliĝis al la laborista grupo “Nova Tempo” en Zittaŭ, kies prezidanto mi nuntempe estas. Ano de socialdemokrata partio mi fariĝis jam en la jaro 1920. Ĉiu leganto povas kompreni, kial mi morale estis devigata transiri al la laborista movado. SAT-ano 9958, Zittaŭ (Saksio).
POR NIA DISTRO
(Ni petas kunlabori al la enigma fako, sed akceptas nur tre inteligente ellaboritajn problemojn, rebusojn ktp.)
Solvoj el la antaŭa n-o:
Nom-enigmoj: Petro/selo; Napo/leono; Niko/tino; Mario/neto; Mak/adamo; Mak/arono.
Ŝercenigmoj: 25. Kiam ili estas kom-etoj (kometoj). 26. Kiam ili konk-ludas (konkludas). 27. Kiam ili estas korv-etoj (korvetoj).
Novaj nom-enigmoj
Trovu vortpartojn k kombinu ilin laŭ jena maniero: — Kaj vi ricevos jenon:
- Edzino de ĉefa greka dio + vokalo — bravulon
- La sama di-edzino + edziĝa havaj-aldono — faman antikvan historiiston
- Konsonanto + plej kuraĝa greka heroo — ilon de arbaristo
- Konsonanto + virina nomo — fabelan virinkorpan monstron kun alloga voĉo
- Vokalo + konsonanto + utila insekto — virinan nomon
- Plej necesa spico + plej necesa k potenca objekto — antikvan reĝon, per kies saĝo fanfaronas religiuloj
T. Dajber.
Ŝercenigmoj
- Kiu kato samtempe estas muso?
- Kiu parto de musa korpo estas ankaŭ parto de via korpo?
- Kiam oficiala jura persono transformiĝas en belan kanton? (1116)
Humoro
[BILDO p.8 | 55,63,87,88] Karikaturo: knabo sidas en granda brakseĝo; plenkreska viro (la onklo) kliniĝas super la seĝo kaj rigardas lin.
La onklo: Vi havas malgajan mienon, Bob? La nevo: Estas kaŭzo! Paĉjo maltrafis en spekulacio; li estis venkata en golfludo, li monperdis ĉe ĉevalkuro, k nunmomente li estas leganta mian kajeron kun lernaj notoj.
— paĝo 9 —
SENNACIULO 189
infanan penson, la etulan individuecon — dum ili devus helpi al la disflorado de l’ infano. Kial? Ĉar oni forgesas, ke la infano, eĉ kvar aŭ kvin-jara, jam havas vivon mirige riĉ-enhavan, kiu celas al ĉiama plivastiĝo. Tiu vivo devas formi la bazon de ĉiu lerneja aktiveco, ĉar tiele la lernejo daŭrigos, plialtigos k kompletigos la familian k socian vivon.
Tion celas Pres-arto en Lernejo. Ĝi eltiras el infana sperto ĉion kapablan interesi la lernantojn; ĝi ankaŭ vekas intereson, donante al infanoj la deziron konigi sian opinion por ke ĝi estu poste presata. Tiuj redaktadoj ŝajnas kvazaŭ plibeligitaj dank’ al la grav-aspekto kiun donas al ili la nova pres-prezento. Kaj tiele la trezoro ne detruiĝos — dum aliel oni forĵetas la redakt-kajerojn de niaj lernantoj: kial zorge gardi ion vekanta nenies intereson? La lernanto preskaŭ neniam rekonas en ĝi rememoron pri sia infana pasinta vivo; ĝi nenion povus fari el pure imageca redakto, el inventoj nekredeblaj.
Ĉu ne okazus aliel, se anstataŭ vort-ludo iom vana, la instruisto k knaboj povus rekoni iom da tiu tempo kune vivita, “kiam sur lipoj ĉiam estas rido, en animo — ĉiam paco”?
Pres-arto en Lernejo celas, ke ĉiu redaktu nur tion, kion li vere bezonas eldiri, ke li ĉiam povu sin rekoni en la konservata Viv-libro. Tiel la knaboj-presistoj k la instruisto ne plu timas la alvenon de tia punlaboro, kia estis “redaktado”: senpacience ili nun sopiras pri ĝi.
En tiu ĉi artikolo ni ne celas konigi ĉiujn detalojn de nia metodo; tre konciza resumo sufiĉos, por ke vi mem konceptu ĝin.
La lernantoj elektas libere la redakt-objekton, kiu interesas ilin aparte: rakontoj pri sia vivo, lok-interesa okazintaĵo, revoj pri estonto, aŭditaj historioj ktp…. Neelĉerpebla estas tia minejo: ĝi estas la vivo.
Poste la infanoj legas la redakton faratan de ili; la pli junaj voĉe konigas tion, kion ili volus skribi, k la instruisto ĝin skribas laŭ korekta lingvo sur la nigra tabulo. Tion farinte, oni regule balotas por elekti la redaktaĵon, kiu havos la honoron esti presata.
La redaktinto de la elektita verko foriras poste kun la 3—4 kamaradoj el sia grupo (la lernklaso estas dividita laŭ grupoj de redaktantoj-presantoj, k la lernantoj havantaj la samajn inklinojn kune grupiĝas — aŭ ankaŭ tiuj, kiuj havas la samajn kvalitojn). La dejoranta grupo izoliĝas en libera aero, se la vetero estas bela, aŭ en iu parto de la lernĉambro; ĝi prilaboras la redaktaĵon sur portebla tabulo.
Dum ĝiu [?] laboras, la aliaj grupoj legas la viv-librojn skribitajn de iliaj korespondantoj — necesas ekscii, ke ĉiu el niaj lernejoj pres-artaj en tuta Francio estas nur parto el ok-lerneja grupo: kun tiuj korespondantaj lernejoj ni interŝanĝas presaĵojn, karakterizajn specimenojn el nia vegetaĵaro, el nia regiona grundo, el la lokaj industrioj; ankaŭ diversspecajn bildojn k gravuraĵojn — baldaŭ filmojn.
En tiaj kondiĉoj la leg-arto estas vere tia; la instruisto iras de unu lernanto al alia por doni al ĉiu la necesajn konsilojn. — Poste la dejoranta redaktanta grupo alportas la korektitan tekston de la elektita redaktaĵo: ĉiuj infanoj partoprenas la denovan korekton, ili pridiskutas k kritikas la ortografion, la fraz-konstru-manieron. La gramatika ekzercaro de posttagmezo estos kombinita laŭ la eraroj rimarkitaj en la matena redakto-teksto.
Kiam la rakonto estas tute senerarigita, la dejorantaj presantoj tuj literkombinas la tekston, dum la aliaj skribas, desegnas k legas. Helpe de sufiĉe simpla aparato jam de longe elprovata, la lernantoj presas mem la tekston en tre mallonga tempo. Ĉiu lernanto ricevas da ĝi unu ekzempleron, kiun li lokas en specialan fortan paperujon. Oni presas pliajn ekzemplerojn por la korespondantaj lernejoj.—
Tiu ĉi mallonga priskribo povas doni nur tre nesufiĉan koncepton pri la nova horizonto kiun ni ŝuldas al ĉi tiu tekniko: ĝi estas radika renovigo de la instru-sistemo pri lingvo k geografio. Oni preskaŭ povas certigi, ke la gramatiko ne plu ekzistas kiel memstara lern-objekto: por enplanti en la cerbo korektajn frazformojn, ni opinias, ke tre aktiva praktiko k uzado de la lingvo estas plej efikopova.
Pri la komprenema legado, ni povas certigi, ke nur Pres-arto en Lernejo sukcesas veki ĉe infano egan intereson, ĉar ĝi kunigas k unuigas vivon k edukadon. La infano legas tekstojn plaĉantajn al ĝi, komprenatajn de ĝi, ĉar ili estas verkoj de ĝiaj kamaradoj-lernantoj — ili estas redaktataj en lingvo de ĝi bonege konata — do tiaj verkoj adaptiĝas al ĝia infana menso. Kial do ni konservus naŭzajn metodojn ŝajne “ŝparantaj tempon”, k kial vi poste miras pro tio ke “la lernantoj legas kun nenia komprenemo”?
Ni finas ĉi tiun certe nekompletan studon, kvankam ni dezirus elmontri la entuziasmon de la infanoj, la kreskantan simpation de la gepatroj iom post iom konvinkataj, k ankaŭ, en iaj regionoj, la simpation k la kuraĝigojn malavare montritajn de kelkaj lernej-inspektoroj. Tio certe rekvietigos la hezitemulojn, la valorajn instruistojn “klinantaj la kapon dekstren k maldekstren”, k elmontrantaj ioman nekredemon.
Kaj ni estas tiom konvinko-plenaj pri la alt-eduka valoro de nia nova tekniko nun revoluciiganta la modernan pedagogion, ke ni ne povas fari aliel ol entuziasme ĝin propagandi. Gek-doj de la tuta mondo interesataj per tiu ĉi senpretenda studo,
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”
Francisko Mering mem en la Marks-biografio (pĝ. 413) skribas: “Cetere Engels eraris: la slavaj popoloj de Aŭstrio tamen havis la historian estonton, kiun Engels al ili kontestis.” — Resume ni rajtas jenon diri: Marks k Engels malpravis kontestante por ĉiam al la etaj slavaj grupoj ĉian eblon je ŝtata sendependeco. La mondmilito malfavore al ili decidis rilate al la nacieca problemo. Aŭstrio pereis spite Marks k Engels. Sed por la progreso de la revolucia movado la sendependeco de la slavaj etŝtatoj signifis plejan malutilon — amara ironio de la mondhistorio: ĉeĥaj legioj provis en Rusio renversi la ŝtaton de la proletaro; la slavaj etŝtatoj estas ŝtono en la ludo de la eŭropa reakcio kontraŭ la revolucio; sole, ili estas hodiaŭ ne plu apogoj al Ruslando, sed baraĵoj de la reakciaj okcidentaj ŝtatoj. Do la liberigo de la subpremitaj nacioj efikis kvazaŭ malhelpo al la revolucio; k esence Marks k Engels fine tamen pravis.
Pasis preskaŭ cent jaroj, de kiam Bakunin tiom arde agadis por detrui la imperiojn Aŭstrio-Hungario, Germanio, Cario. En ilia detruo li vidis “triumfon de la demokratio”. La imperioj detruiĝis en 1917 k 1918. Sed la triumfo? Pli versimilas, ke li celis detrui ĉian ŝtaton! Ĉar li bone antaŭsentis, ke tute egalas, kiu grupo en ŝtato gvidas, la aliaj grupoj sin sentos subpremitaj k celos liberiĝon. Trafegan ekzemplon donas nuna Ĉeĥoslovakio! Liberaj federacioj, maturigo de la popolo klerigenda! Jen liaj postuloj. Mirinde, nenia mencio pri ekonomia bazo materialisma troviĝas en la libro. Estas idealisma liberigbatala tendenco de la slavaj gentoj k raso. Kaj ankoraŭ nuntempe tiu problemo estas nesolvita.
Ĉiuj kunhelpu!
Ni konatigos nian movadon k la rifon ni evitos, se ni ofte en la nacilingva gazetaro de la laboristoj, aperigos tekston pri SAT k “S-ulo”. Ĝian bonegan enhavon ni multe nacilingvigu. G. Reno (Renaud) (16 461).
— paĝo 10 —
190 SENNACIULO
KIAL SENLABORECO?
Responde al K-do 6707 (vd. n-on 328) mi diru, ke ni ne bezonas senlaborecon, ĝi ankaŭ ne estas necesa. Se ni volus, ni ĉiuj kune povus forigi tiun ĉi malindan ekonomian krizon, kiu estas artefarita de la entreprenistoj en la tuta mondo. Ni estas internacie organizitaj en la II-a aŭ III-a Internacio. Kunigu ni niajn fortojn en unueca fronto kontraŭ nian komunan malamikon, la kapitalismon, kiu ne povos nin kontraŭstari. Unue ni realigu la devizon, ke “la mondo estu patrio de l’ laboristaro tutmonda”, estu ekonomia tuto. Ni forigu landojn, doganojn k limimpostojn. Ni enkonduku liberan var-interŝanĝon, leĝajn varprezojn. Ni enkonduku en tuta mondo 4-horan labortagon per ses dumtagaj alternoj, responde al la teknika progreso. Ni senŝarĝigu ĉiujn laborulojn de l’ nuntempa troŝarĝo; k forigu ĉiun popece pagatan laboron. Ĉiu laboristo devas priservi nur unu maŝinon. Estu for nebezonataj, senutilaj direktoroj-laborgvidistoj-inĝenieroj, k al tiuj, kiuj restas, ni malaltigu la salajrojn ĝis la nivelo de plenaĝa laboristo. Ni forigu la sistemon de tantiem- aŭ premipagoj, enkonduku minimumon k maksimumon de pagotaj salajroj, forigu ĉiujn privatajn mon-instituciojn k starigu nur ŝtatajn bankojn, enkonduku egalan monvaluton sur tuta mondo, nuligu ĉiun privatprofiton k procenteg-rentumojn. Enkonduku asekuron por ĉiu unuopulo, por ke li ne bezonu timi pri siaj viv-bezonaĵoj. Certe ĉion tion enkondukante ni tuj forigos la nunan ekonomian krizon tutmondan k de ĝi rezultantan senlaborecon.
Se tion ni ne faras, estas senutile diskuti: tial ke ĉiuj regantoj nuntempaj ne volas aŭdi pri mallongigo de labortempo eĉ malaltgrade, tiom kiom la teknika progreso permesos, nek ion pri plenumo de l’ suprenomitaj postuloj k pri transformo de l’ privatkapitalista senplana produktado en socialisman komunan produktometodon. Tial ankaŭ, ke homoj estas kiel sovaĝaj bestoj: uzurpuloj, sinjoroj, regantoj, estroj. Tial nia diskutado ankaŭ ne helpos multe al forigo aŭ malfortigo de l’ nuna senlaboreco. Cetere ne ĉiuj volas kunhelpi pri tiu forigo; ili ne vere konscias pri la Marksa devizo pri l’ unuiĝo de l’ tutmondaj proletoj, k anstataŭ unuiĝi niaj multaj lab. gvidantoj disirigas nin k ni fariĝas “internacie organizitaj nuloj”, kiuj tial sendefende subiĝas al ĉiuj politik-ekonomiaj uzurpuloj, kulpaj pri la nuna krizo.
Jes, fortuloj venkas, malfortuloj pagadas; ni nur volu por ke ŝanĝiĝu nia malbeninda sorto.
Senlaborulo Knourek (2474).
*
La unua germania regna prezidinto, Ebert, diris: “Unue demokratigi, poste socialigi.” Nun oni jam demokratigis ekde 1919 en Germanio; finfine oni estos preta k ĉesos. Pri socialigo mi volas tute silenti: oni faras abstraktajn eksperimentojn, kiuj ne trankviligas la amason. Kaj oni rigardu la rezultojn de l’ lastaj germaniaj elektoj; tamen eble la lab. partioj ĝin kontentigas, ĉar ne estis perditaj voĉoj por la parlamento. Kaj la rezulto de l’ politiko — ĉu ĝi estas vere bona? Se K-do Vildebrand diras en “Arb. Esperantist” (n-o 1): “Trompulo aŭ ignoranto estas tiu, kiu asertas, ke politikaj, ekonomiaj k kulturaj demandoj estas tute diversaj aferoj; la diferencigo nur celas malfortigi la forton de l’ proletaro!” mi volus rimarkigi, ke politiko estas arto ne lernebla nek instruebla; ĝi estas kvazaŭ tio, kio estas animo por homo. Homo sen animo, k ideo sen politiko apartenas al la estinto. Tamen supraj tri kampoj estas diversaj; homa korpo povas esti bela k ne bona, k animo bona k ne bela. Proksimume tiel estas ankaŭ pri politiko k ideo. Laŭ tiu supozo K-do 6707 verŝajne diras, ke li trovis la vojon por unuiĝo inter komunistoj, socialistoj k senpartiuloj, kio sonas hodiaŭ kiel fabelo el sorĉlando. Sed kiu tiel bone serĉadas pri la kaŭzoj de l’ senlaboreco, prezentas la disvolviĝon de l’ mon- k rento-sistemo reganta, tiu ankaŭ certe argumentos bone pri la sola celo al bonstato. K-do 6707 pli detaligu sian teorion k ni Gek-doj elektu, kion ni bezonas pli necese, ĉu liberon k fratecon, aŭ la pugnon sur la dorson!? Ni elektu.
*O. B. (16 356)*¹.
*
En Zuriko (Zürich), Svisio, okazis konferenco por diskutadi tiun vastegan krizproblemon. Vidu la ruĝan revuon de la svisa sindikataro. Raciigo, proporcio inter agrara k industria krizo, doganpolitiko. Kontraŭrimedoj: malpli-altigo de la laborsemajno ĝis 40 horoj. Plialtigo de la salajroj vigligas la aĉetpovon.
Laŭ mia opinio plej kulpa estas la senutila mondmilito 1914—1918. La venkintoj devas pagi tiel egajn impostojn kiel la venkitoj. La etŝparuloj malaperis. Grandskale la virinoj anstataŭas devige la virojn en la laborejoj k la pensmaniero funde aliiĝis.
G. Reno (Renaud) (16 461).
¹ La redakcio koncizigis tiun ĉi k ankaŭ la antaŭan artikolon.
estas nun via tasko ekrilati kun ni; tiel ni plene interkompreniĝos k same kiel ni vi povos uzi la novan teknikon.
H. Burginjon (Bourguignon).
Postnoto. Ni firme esperas, ke niaj Gek-doj-instruistoj el la tuta mondo tre atentos tiun alvokon. Por vi, avangarda edukisto, nia iniciativo havas duoblan valoron: unue ni estas nov-spiritaj edukistoj celantaj la kreon de nova homaro — k por plilarĝigi nian interurban korespondadon nunan ĝis internacia korespondado de ge-instruistoj k lernantoj, ni jam uzas k ĉiam pli uzos esp-on. Sendu ĉion al K-do H. Bourguignon, instruisto en Signes (Var-Francio).
LA KURAĜO
Malbenita estas la homaro, se por doni pruvon pri kuraĝo, ĝi estas kondamnita mortigi eterne. La kuraĝo, hodiaŭ, ne estas teni super la mondo la malhelan nubegon de la Milito, teruran nubegon, sed dormantan, pri kiu oni ĉiam povas esperi, ke ĝi diskrevos sur aliajn ol sur onin. La kuraĝo ne estas lasi en la manoj de l’ perforto la solvon de la konfliktoj, kiujn solvi povas la racio; tial ke la kuraĝo estas la ekzaltiĝo de l’ homo, k tia laso estas ĝia rezigniĝo. La kuraĝo, la ĉiuhora kuraĝo, ĝi estas sencede elteni la afliktojn el ĉiu speco, la korpajn k moralajn, kiujn malavaras la vivo. La kuraĝo, ĝi estas ŝirmi sian volon kontraŭ la influo de hazardaj impresoj k fortoj; ĝi estas gardi en la neeviteblaj tediĝoj la kutimon de laborado k agado. La kuraĝo en la senlima malordo de la vivo, kiu logas nin el ĉiuj flankoj, ĝi estas elekti metion k ĝin bone praktiki, kia ajn ĝi estu; ĝi estas ne malkuraĝiĝi pro zorgpostula aŭ teda detalo; ĝi estas fariĝi, tiom, kiom oni povas, perfekta teknikisto; ĝi estas akcepti k kompreni tiun leĝon de la specialiĝo de l’ laboro, kiu estas la kondiĉo de la utila ago, k tamen rezervi al sia vidpovo, al sia spirito kelkajn ekrigardojn al la vasta mondo k pli vastajn perspektivojn. La kuraĝo, ĝi estas samtempe esti, k kia ajn estu la metio, praktikisto k filozofo. La kuraĝo, ĝi estas, kompreni sian propran vivon, ĝin precizigi, pliprofundigi, ĝin starigi k tamen adapti al la ĝenerala vivo. La kuraĝo, ĝi estas zorge observi sian ŝpin- aŭ teksmaŝinon, por ke neniu fadeno rompiĝu, k tamen prepari pli vastan k
[REKLAMO p.10] Kiu ne taksus ŝate la literaturan talenton de LEO TOLSTOJ? Aĉetu la ĵus aperintan tradukon de lia Kristanismo kaj Patriotismo Trad. I. Maĉernis. 112 paĝoj. Form. 11×14 cm. “Biblioteko de Sennaciulo” Prezo: 1.20 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 11 —
SENNACIULO 191
pli fratecan sociordon, en kiu la maŝino estos la komuna servantino de la liberigitaj laboristoj. La kuraĝo, ĝi estas akcepti la novajn kondiĉojn, kiujn la vivo faras al la scienco k al la arto, saluti, esplori la preskaŭ senliman multflankecon de la faktoj k de la detaloj, k tamen lumigi tiun grandegan k konfuzan realaĵon per sintezaj ideoj, ĝin organizi k suprenlevi per la sankta belo de la formoj k de la ritmoj. La kuraĝo, ĝi estas superregi siajn proprajn kulpojn, pro ili suferi, sed ne esti per ili subpremata, k daŭrigi sian vojon. La kuraĝo, ĝi estas ami la vivon k rigardi la morton kun trankvilo; ĝi estas marŝi al la idealo k kompreni la realon; ĝi estas agi k sin doni al grandaj aferoj, ne sciante kian rekompencon rezervas al nia penado la profunda universo, nek ĉu ĝi rezervas rekompencon. La kuraĝo, ĝi estas serĉi la veron k ĝin eldiri; ĝi estas ne toleri la leĝon de la triumfanta mensogo, kiu pasas, k per nia animo, per nia buŝo k niaj manoj neniel partopreni al la stultaj aplaŭdoj aŭ al la fanatikaj fikrioj.
Johano Jores (Jaurès). El la franca tradukis Herezulo.
TRA ESPERANTIO
★ XI. Kongreso de SAT en Amsterdam (Nederl.)
2.—7. aŭgusto 1931.
2. Komuniko
Loĝado. Ni sukcesis trovi taŭgan amas-loĝejon, en kiu povos dormi 200 K-doj. Ejo k litoj estas puraj. La tranokto kostas tie por semajno (de sabato ĝis sabato) 2 guldenojn. Tiuj, kiuj volas profiti tiun unikan okazon, sciigu baldaŭ pri tio. Petoj, kiuj alvenos post la 20. junio, ne estas validaj (tiu ejo apartenas al la komunumo, pro tio la templimigo). Ankaŭ en ĝi estas havebla malmultekosta matenmanĝo. — Hotelĉambro unupersona kostas proksimume (kun matenmanĝo) por nokto 2,50 guld.
Aliĝoj. Tiuj, kiuj ne povos ĉeesti la Kongreson, estas petataj tamen aliĝi subtene por iom plifaciligi la preparlaborojn.
Kovertojn bonkvalitajn kun propaganda teksto k bela bildo ni liveras por jena modesta prezo: 100 pecoj por 75 cendoj, 50 por 40 cendoj, 25 por 25 cendoj.
Tiuj K-doj, kiuj deziras sukcesigi nian laboron, tuj aliĝu k mendu kongreskovertojn! Kongresadreso: J. W. J. Benjamin, Rhijnvis Feithstr. 5 A III, Amsterdam (West).
POR EVITI LA RIFON
[BILDO p.11 | 42,37,52,45] Nigra triangula roko (rifo) inter la vortoj de la titolo.
8. LISTO:
Smith (11 883), London, ŝil. 9/6 14 335 (Wien) 1.77 mk. g. (17 011) Rotterdam, 1.20 mk. g. Esp. Lab. Grupo Bruselo, 71,10 fr. fr. Labor. Grupo St. Denis, 20 fr. fr. 174 k 913 (Lajpcig), 2.95 mk. g. 11 846 (Göteborg), 4.65 mk. g. Habert (Sucy), 30 fr. fr. Lefebvre (Viroflay), 18 fr. fr.
Atentigo
Kiel jam dirite en la n-o 335 de “S-ulo” ni prokrastis la ĝeneralan voĉdonon pri la du proponoj akceptitaj ĉe la Londona Kongreso por lasi al la opozicio la tempon aranĝi laŭstatute la okazigon de voĉdono pri plia propono koncerne al fido aŭ malfido al la nuna estraro de SAT. Tiun laŭstatutan vojon la opozicio ne sekvis (La kaŭzo estas facile komprenebla!).
Ne havante plu motivon por prokrastigi la voĉdonon, al la aktivaj SAT-anoj estas do sendata kun ĉi tiu n-o la voĉdonilo, kiun ili resendu kiel eble plej baldaŭ al la Administrejo en Lajpcig.
Ĉi-okaze ni rimarkigu, ke la opoziciuloj plej krude mensogas, kiam ili asertas, ke en Londono estas decidite, ke devas okazi ĝenerala voĉdonado pri “la malfido al la nunaj gvidinstancoj de SAT”. Ĉiuj ĉeestintoj ja povas mem konstati la mensogon.
Direkcio.
Pri iu “refuto”
Reteni la monon de SAT en Moskvo k meti la asocion ĉe la rando de l’ bankroto estas ja malhonesta ago. Sed ne malpli malhonesta estas la faro de iu, kiu tute konscie prezentas false, karikature la ideojn, kiujn li ne povas honeste refuti. Tiel okazis lastatempe per la plumo de iu anonimulo en “Der Arbeiter-Esperantist”, la organo de GLEA. Kaj tia ago estas tiom pli kondamninda, ke la tuta distordado k misprezento de l’ ideoj estas farita en nacia lingvo por tiel influi la plej grandan parton da legantoj, kiuj nur balbutas esp-on k ne povas legi kompreneble la originalan verkon kritikatan.
Temas pri “La Laborista Esperantismo” de K-do Lanti. Ĉu ne estas vere mirige, ke por “refuti” tiun broŝuron, kiu estis antaŭ du jaroj favore recenzita de ĉiuj senescepte laboristaj gazetoj, k kies anglan tradukon prenis sur sin eldoni la marksisma eldonejo de l’ Nacia Konsilantaro de Labor-Kolegioj, kiun laŭdis ortodoksaj komunistoj kiel K-do Bubu k. a., — nun la GLEA-organo devas dungi fiskribiston, kiu plenumas sian taskon per du longegaj artikoloj en du sinsekvaj n-oj?
Sed eble Lanti iel pravas, konsiderante la “refuton” tute malinda je respondo. Tamen mi ne povas deteni min averti la K-dojn pri tiu mallojala kritiko k pravigi mian diron per kelkaj rimarkigoj:
Tute mallojale Nikvo (la skribinto de l’ “refuto”) ŝajnigas nekompreni la signifon de l’ citsignoj, kiujn Lanti metis parolante pri “subpremataj landoj” (pĝ. 28 de l’ broŝuro), nomante inter ili Georgion. De sennaciisma vidpunkto cetere la diro pri nacie subpremataj landoj havas nenian signifon. Tamen internaciistoj (la anoj de l’ II-a Internacio) konsideris k konsideras ankoraŭ Georgion kiel subprematan landon, same kiel anoj de la III-a Internacio konsideras Nikaragvon, Hindion ktp. kiel subprematajn landojn. Nikvo certe tre bone komprenis la citsignan signifon k sekve prezentas tre jezuite la aferon, kvazaŭ Lanti mem asertis, ke Georgio estas subpremata.
Signifas plej konscie trompi la legantojn, aserti, ke Lanti forlasas la klasbatalon; ĉar li ĝuste argumentis en “La Lab. Esp.”, ke nur la klasbatalo — ne la nacibatalo — povas liberigi la proletojn. Sed samtempe li atentigas (p. 30), ke tio nur estas vidpunkto de la en SAT ekzistanta sennaciista tendenco, sed ke “oficiale, statute SAT konfesas sennaciecon en sia organizformo, sed ne sennaciismon kiel socipolitikan teorion”. Oni eĉ formale ne rajtas aserti, ke Lanti apartenas al tiu tendenco.
Nikvo tute bone scias, ke estas fakto la malamika sinteno de plej multaj lab. gvidantoj (ĉu konscia, ĉu parte eble nekonscia) rilate al esperanto. Tamen li opinias necese ŝirmi tiujn gvidantojn k riproĉi al Lanti “sentaktecon”, tial ke li konstatis fakton!
Nikvo estas furioza, ĉar Lanti antaŭvidas konklude al sia argumentado pri iom-post-ioma sintrudo de esp-o kiel kulturlingvo, “ke la rolo de
— paĝo 12 —
192 SENNACIULO
POR LA KONSERVO DE SAT
Sub la sama titolo ni notis en n-o 333 plurajn rezoluciojn ricevitajn de SAT-rondoj, kiuj kondamnas la agadon de l’ opozicio en SAT. Pri rezolucio el Lajpcig ni faris piednotan rimarkon por klarigi la tiean konfuzan staton, kiu ja necesigis regule kunvokitan kunvenon de ĉiuj aktivaj SAT-anoj en tiu urbo. Ĉi tiu okazis la 25-an de februaro; en ĝi partoprenis 34 aktivaj membroj (krome 8 gastoj, inter kiuj la gvidanto de EKRELO, W. Kampfrad, kiu post protesto kontraŭ la tagordo forlasis, sola, la kunvenon). 31 K-doj el 34 subskribis rezolucion, esprimanta malkonsenton pri la agado de l’ tielnomata opozicio en SAT k “sian indignon, ke aro da nedisciplinitaj k partidogme blindigitaj K-doj miskreditigas la altan valoron de kritikado per maniero mallojala k mensoga”. Pro la lastaj elpaŝoj de l’ opozicio la subskribintoj postulas eksigi el SAT tiujn K-dojn, kiuj per sia batalo kontraŭ la fundamento de SAT celas ĝian detruon. La 3 K-doj, kiuj ial sin detenis subskribi la rezolucion, deklaris ne principe ĝin kontraŭi.
Laŭ la alvoko, kiun faris K-do H. Vagner (Stutgart) en la n-o 329 de “S-ulo”, tiu K-do ricevis ankoraŭ multajn subskribojn, kiujn citi ĉi tie forprenus tro da loko.
En la venonta n-o estos publikigataj decidoj, kiuj metos baron al la detrua agado de la subfosantoj.
Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!
TRA LA MOVADO — KRONIKO
ĈINIO. La ĉirkaŭmonda biciklisto k SAT-ano K-do Perer (Peraire) alvenis en Kanton, kie li akceptis la proponon de l’ tieaj K-doj organizi la lokan esp. movadon laŭ la spertoj dumvojaĝe akiritaj de li. GERMANIO. Chemnitz. Soc. esp. grupo en kunveno de 19. 2. akceptis raporton pri 4 novaj kursoj, krome 1 perletera k 2 kursoj por progresintoj. Rilatoj al soc. partio k loka ĵurnalo bonaj. Entute la juna (pro eksiĝo el LEA fondita) grupo rikoltis bonajn sukcesojn. La malnova estraro reelektiĝis. Estro: K-do Bennewitz (2378); ankaŭ la ceteraj estraranoj estas senescepte SAT-anoj. Distrikta renkontiĝo de grupoj k izoluloj eksiĝintaj el GLEA okazos en printempo. Kunveno de ĉiuj Kemnicaj SAT-anoj je 14. 3. en “Beckerbrücke” (3018)). Lajpcig. En kunveno de 25. febr. la aktivaj SAT-anoj elektis kiel Perantojn K-dojn Siedentopf k Wendt, k Administracian Komisionon el K-doj Siedentopf, Wendt k Bönisch. Ekde 11. marto la SAT-anoj kunvenos regule la duan merkredon de ĉiu monato en Popoldomo. Simpatiantoj ankaŭ estas bonvenaj en tiuj kunvenoj, kiuj havas klerigan k lingvoperfektigan taskon. (2518.) HUNGARIO. En Budapest komenciĝis kurso por estontaj kursgvidantoj (kiun gvidas 4 K-doj). K-do Szilagyi ellaboris lernilon laŭ rekta metodo, kiu estas elprovata en supra kurso. (“Antaŭen”.) 336.
KORESPONDADO
AŬSTRIO
K-do Hans Scherleitner, seruristo, Zeltweg Nr. 44, pri laborricevo en USSR.
BRITIO
— Klaskonscia laboristo (29 j.) serĉas vivkamaradinon. Skribu al: K-do Solulo, Poste restante, Beford.
BULGARIO
— LEA-sekcio aranĝas la 25. 3. 1931 leter-vesperon por 4 kursoj. Ataku nin per L, PI, esp-aĵoj. Adr.: K-do T. Ajolov, 11. August, 6, Plovdiv.
FRANCIO
K-do R. Viller, Peupliers, 15, Bobigny, Seine, L, PK, PM, kĉl. Resp. garantiata.
K-do R. Batteux, Sains-Richaumont (Aisne), koresp. kun Azio, Afriko, Ameriko, Oceanio, USSR, Grekio, Rumanio, Latvio, Litovio, Saarl., PI, PM.
GERMANIO
K-do Max Wiedemuth, N.-Oderwitz/Sa., Nr. 137 c, PM, kĉl, interŝ. amaskomercaĵojn.
— Kelkaj SEA-anoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Alfred Lippert, Dornblüthstr. 27/III, Dresden-A. 21.
— 13 jara knabo koresp. kĉl-aj geknaboj, L. Adr.: Karl Priebisch, Petzoldstr. 3, Sebnitz/Sa.
— Mi serĉas inteligentan k perfektan K-don, kiu volas vojaĝi kun mi eksterlanden. Skribu al: K-do Paul Schürer, Hauptstr. 40 B, Frankenhausen/Pleisse.
K-do O. Wettig, Gelnhausen b. Frankfurt, dez. koresp. kĉl, pri la revolucioj en Hindio, Irlando, Ĉinio, Rusio ktp. k pri la rev. metodoj aplikitaj en ili. Resp. garantiata.
HUNGARIO
— 14 Gek-doj (komencantoj) koresp. pri ĉio, kĉl, L, PK, PI. Adr.: Galfi Sandor, Grf. Szechenyi ucca 39, Csongrad.
SAARLANDO
— Esp. rondeto dez. koresp. kĉl, L, PK, PI, PM. Resp. nepre garantiata. Adr.: L. Weidmann, Bruchstr. 12, St. Ingbert.
SOVETIO
— 23 jara laborist-gvidanto serĉas viglan koresp-adon kĉl, pri ĉ. temoj, pref. pri politiko. Certe resp. Adr.: K-do J. Matveenko, Ĉapajevskaja 71/3, Samara.
SVEDIO
K-do Ernst Lord, Norrgatan, 5, Varberg, viglan koresp-adon kĉl. Resp. garantiata.
Letervesperon aranĝos la esp. grupo en Slöinge la 5-an de aprilo. Sendu L, PK, il. gaz. ktp. Ni certe resp.! Adr.: “Esperantista Grupo”, Slöinge.
la LEA pli k pli tendencos malgraviĝi, ĝis ili fariĝos tute superfluaj”. Estas por li okazo kondamni la nunan interligon inter LEA k SAT reguligitan en 1928 per la Gotenburga Konvencio, kiu funkcias bonorde ĉie, kie ekzistas por tio la bona volo. Nikvo ree rifuĝas al, malveraĵo por pravigi la nepravigeblan konduton de GLEA- k SEU-estraroj, kiuj rompis la al ili ne plu oportunan konvencion, pretekste, ke “S-ulo” ne donas spacon por oficialaj sciigoj de la LEA! Sufiĉas trafoliumi la kolekton de “S-ulo” por konstati la malon.
Ne necesas elmontri aliajn ekzemplojn pri la mallojala kritiko de Nikvo, por pruvi al la legantoj, ke temas nur pri nova ĉenero en la ĉeno el atakoj, kiuj devas servi por subfosi la aŭtoritaton de K-do Lanti. Tamen la kontrasto efikas tiom pli akre, se oni komparas la eldirojn de l’ ideaj fratoj de Nikvo antaŭ 2—3 jaroj pri la sama broŝuro. Tiutempe K-do Bubu laŭdis ĝin kiel “plej klaran propagandilon”. K-do Nekrasov leginte la manuskripton “trovis nenion ŝanĝinda, eĉ ne komon”, k K-do Demidjuk parolis en Lajpcig (vd. protok. de 9-a SAT-Kongr., n-o 256, p. 494): “La ‘Lab. Esp-ismo’ estas ĝuste tiel verkita, kiel povus aspekti nia programo. Per simplaj frazoj estas klarigita la strukturo de SAT. Pro tio ni devas laŭdi la broŝuron…” Kaj li nur trovis nebona la 5-an ĉapitron, pri kies neoficiala karaktero speciale atentigis la aŭtoro. Sed tiutempe oni ankoraŭ ne akceptis la “klaran linion” kontraŭ SAT. Hodiaŭ la tuta “argumentado” en GLEA-organo k. a. similaj, servantaj al la subfosantoj, la tuta blufo pri protest-agoj ktp., devas helpi pravigi la skismigon.
Tiuj manovroj tamen ne erarigos sincerajn SAT-anojn, kiuj ne bezonas klariganton el la speco de Nikvo por formi al si opinion pri la broŝuro de K-do Lanti, k kiuj ĝin mem trastudos k rekomendos ĝian legadon al siaj konatoj.
N. B.
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo”
[BILDO p.12 | 64,57,70,66] Desegnaĵo de tendo kun flago.
[REKLAMO p.12] Esperantista Tendaro 13 km. de Nice. Vivo sub tendoj. Suno tutan jaron. Plena pensiono en tendo de 4 mk. g. Spec. prezo por karavanoj. Ekskursoj, nekare: Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu al: K-do Yelland, ASPREMONT apud Nice (Francio).
ATENTU!
Grupo Duisburg-Meiderich dez. koresp. kun a. grupoj k membroj pri ĉ. temoj. Koresp-ado kun Ĉinio, Hindio, Japanio, Ameriko, Francio, Anglio k Hispanio estas preferata. Adr.: K-do Matth. Trauden, Düppelstr. 34, Duisburg-Meiderich (Germ.).
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Kion mi ne komprenas | 185—86 |
| La ekonomia krizo k la laboristaro | 186 |
| Grenfabrikoj en socialisma konstruado | 186—87 |
| La klasbatalo tra la mondo | 187—88 |
| Ni enkonduku la vivon en lernejo per la presarto | 188—89 |
| Pri la konfeso [?] de Mikaelo Bakunin | 188—89 |
| Kial senlaboreco? | 190 |
| La kuraĝo | 190—91 |
| Tra Esperantio | 191—92 |
| Korespondado | 192 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 337, 19-a de marto 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 31,5,68,14] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj.
7-a JARO, N-o 337 — LEIPZIG, 19. / 3. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbera, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | APERAS SEMAJNE
AL LA TUTA SAT-ANARO!
En la n-o 335 de “S-ulo” ni publikigis ekstrakton el “Internaciisto”, kiu plenlume vidigas la celon de la skismigantoj. Ili mem formetis la maskon. Ni povus sekve sen pliaj klarigoj tiri la konsekvencon, kiel ni anoncis. Ni preferas tamen lastfoje liveri al la SAT-anoj kelkajn klarigojn pri la estiĝanta situacio en nia Movado. Tiucele ni turnas nin al ĉiuj inter vi, kiuj havas la kapablon k la sinceran volon kompreni, al ĉiuj, kiuj estas inklinaj malvarme, senpasie, objektive pripensadi.
Por havi absolute klaran bildon pri la nuna stato en SAT, necesas iomete koni la historian evoluon, kiu ĝin kreis. Ni tial preterpasigos antaŭ viaj spiritaj okuloj en tute konciza k preciza formo, limigante nin al la citado de sekaj faktoj k datoj, la ĉefajn okazintaĵojn en la vivo de nia Asocio.
Marto k aprilo 1923: Aperas flugfolioj de la Komfrakcio de CK SEU en kiu estas kondamnata la ideologio de SAT k proponata proklami dum venonta SAT-Kongreso (aŭg. en Kasel) aliĝon de SAT al Komintern.
4./10. aŭg. 1929: Kongreso de SAT en Lajpcig. La Komfrakcio atakas sisteme dum la tuta kongresdaŭro la SAT-direkcion k speciale K-don Lanti. Drezen kulpigas lin pri “politikaj, taktikaj k personaj krimoj“. Malgraŭ tiaj kulpigoj la gvidrezolucio kun fido al la Plenum-Komitato trovas unuaniman akcepton.
Septembro 1929: Drezen raportas antaŭ la Moskva aktivularo pri la 9-a Kongreso laŭsence jenon: “SAT estas ‘flaveta’ organizo, ĝi estu nia provizora restadejo k SEU devas akceli la estontan gvidadon k superecon je la tutmonda laborista esp. movado.” (Vd. n-on 304 de “S-ulo”).
Novembro 1929: En la unua n-o de “Kunligilo”, oficiala organo de la Internacia Komunista Esperantista Frakcio (I.K.E.F.), kiun ricevas nur Frakcianoj, sed kiu tamen trafis en niajn manojn, oni povas legi jenon: “Fakte por ni SAT estis ĝis nun valora de du vidpunktoj: 1. kiel movado, frakasanta k iom post iom per si anstataŭanta la neŭtralan movadon esperantan k 2. kiel asocio, prezentanta al ni certajn eblojn doni informojn pri la laborista k la klasbatala movado al la SAT-anoj k per ilia helpo al la laboristoj — proletoj diverslandaj. — La klasbatalaj esperantistoj k intelektaj fortoj per ili reprezentataj estas jam nun sufiĉe maturaj por povi ankaŭ memstare, sen interveno de politike senforma asocio simila al SAT, — daŭrigi laboron de la frakasado k anstataŭado de neŭtrala movado. Do pleje gravas por ni la dua rolo de SAT. Sed utiligi la presorganon de SAT ni povas nur kondiĉe, ke tiuj presorganoj ne celu propagandi iujn ideojn skismajn oportunismajn, vualantajn la klasbatalajn celojn k taskojn de tutmonda proletaro . . .”
“. . . Se tiu fuŝado oportunisma daŭros k se ni ne povos en kadroj de SAT ĝin malhelpi, tiam nature ni devos konstati, ke SAT perdas por ni ĉian valoron, utiligi SAT-gazetojn ni plu ne povas, k ĉiuj klaskonsciaj k klasbatalpretaj revoluciuloj devas foriri el SAT k serĉi novajn vojojn por efektivigi sian revolucian agitpropagandan peresperantan laboron inter la laboristoj diverslandaj.”
12. febr. 1930: La kredito de SAT en Moskvo ĉe CK SEU kreskas daŭre. Ni atendas plUan presigon de SAT-libroj en Moskvo k instrukcias pri tio al CK SEU. Ni konstatas, ke la admin. sekr. de CK SEU, K-do Demidjuk, ne plu respondas al cirkuleroj k protokoloj de la Direkcio kiel Plenum-Komitatano.
29. aprilo 1930: Atentigo de l’ Administranto, ke la ŝuldo sur la konto en Moskvo sumiĝas je pli ol 12 mil germanaj markoj. Ne presiĝis libro en Moskvo por SAT.
30. aprilo: Ni ripetas insiste la instrukcion pri libropresigo en Moskvo.
23. majo: La Administranto de SAT en Lajpcig sin turnas al la Ĝenerala Sekretario de CK SEU, Drezen, kun insista peto, ke li persone klopodu por ke mono al SAT estu sendata. Responde ĉi tiu lasta skribis, ke li ne konsentas fari tian klopodon. (Teksto de la poŝtkarto aperis en la n-o 301 de “S-ulo”). — Pro nericevo de nia mono k financa mizero ni ne plu povas akcepti mendojn sen mono el Sovetio, tamen la kurantajn abonojn ni daŭrigas al niaj sovetiaj K-doj.
27. majo: Ni denove ripetas nian instrukcion pri libropresigo en Moskvo.
31. majo: La Administranto informas, ke je tiu dato nia kredito en Moskvo kreskis je pli ol 15 mil markoj germ., k ke de marto ĝis majo SEU pagis nur 257 dolarojn.
8. junio: K-do Demidjuk sciigas, ke en majo la popolkomisaro por financoj informis CK SEU ne plu doni valuton por transpago al SAT ĝis oktobro.
25. junio: Nova instrukcio al Demidjuk zorgi pri libropresigo en Moskvo, kun plena libero al CK SEU elekti mem la presotajon. — Rekomendita letero al K-do Rublov (Odeso), eks-sekretario de Literatur-Komisiono, por finordigi la sendon de
— paĝo 2 —
194 — SENNACIULO
manuskriptoj por presigo al Moskvo¹.
10. julio: Konigo de la situacio al la legantoj de “S-ulo” (en n-o 301).
3./7. aŭgusto 1930: Kongreso en Londono. La 4-an estas legata minaca telegramo de CK SEU (Moskvo), kiu instigas al malfido kontraŭ la Direkcio k samtempe invitas la XI-an en Moskvon. Opozicio (triono de l’ ĉeestantoj) atakas sisteme la gvidantojn de SAT.
7. aŭg.: Kunsido de CK SEU en Moskvo kun skismigaj decidoj, en kiuj partoprenas K-doj Besler k Riĥter (Lajpcig) kiel “reprezentantoj de GLEA” (vd. tekston en “S-ulo” n-o 315, “Isto” n-o 1).
15. oktobro: Aperas n-o 1 de opozicia gazeto “Isto”. En tiu ĉi n-o estas alvokite, ke la mono kolektita por la “Esperantista Traktoro” ne plu estu sendata al la Administrejo de SAT, sed al la redakcio de “Isto”. Dume je tiu ĉi sama dato SAT ŝuldas 67 000 francajn frankojn al diversaj kreditoroj k staras ĉe la rando de bankroto. — Pasis oktobro, tamen la promesita mono ne alvenis.
En novembro: Ekfunkcias opozicia libro-eldonejo, protektata de CK SEU k GLEA-estraro (EKRELO en Lajpcig).
3. nov.: Laŭ nia komisio nia presejo “Peuvag” klopodas por havigi al si monon el Moskvo k sukcesas ricevi 1000 mk.g. Ĝi atingas, ke ekde januaro 1931 ĉiumonate 1000 markoj povos esti sendataj.
Meze de novembro: Multaj sovetiaj K-doj plendas pro nericevo de la gazeto, kvankam en la Adm. oni regule k akurate ekspedis ĝin.
1. dec.: Insista letero al K-do Rublov (Odeso) por scii, kion li faris pri tie pretigitaj manuskriptoj (vd. sub 25. 6. 30).
26. januaro 1931: Ni ree insiste skribas al Demidjuk pri presigo de libroj en Moskvo por SAT.
27. jan.: Rekomend-letera admono al Rublov pro nerespondo al nia letero de 1. dec. 1930.
31. jan.: K-do Lerĥner informas, ke li ne ricevis eĉ 1 kopekon el Moskvo, malgraŭ tio, ke dank’ al la klopodoj de nia presejo “Peuvag” partopagoj de l’ ŝuldo devis okazi ekde januaro (vd. sub 3. 11. 30)². — Ni donas skriban rajtigilon al la presejo, por ke ĝi denove provu per sia influo ricevi monon de nia konto en Moskvo por presigo de la Jarlibro.
10. febr.: Sep verkoj estas presitaj en Moskvo je la nomo de . . . EKRELO! — Dume neniu SAT-verko estas presita tie.
Laste: En “Isto” n-o 9 aperas instigo al bojkotado de ĉiuj SAT-organoj (vd. tekston en la n-o 335 de “S-ulo”).
Tiuj sekaj faktoj parolas tre elokvente. Estas klare, ke tuj post la Lajpciga kongreso la areto da memelektitoj, kiuj gvidas la Komfrakcion, starigis duvojan planon: 1. ĉu kapti en la manojn la gvidpostenojn en SAT; 2. aŭ, en okazo de malsukceso, starigi konkurencan organizon t. e. fari la skismon k samtempe friponi la SAT-monon.
Ĉi tiun lastan vojon devis sekvi la subfosantoj, post sia malvenko ĉe la X-a Kongreso en Londono.
Per demagogiaj procedoj, per mensogoj k kalumnioj, ili sukcesis trompi k delogi kelkajn aretojn da SAT-anoj. Sed la granda plimulto restas fidela al la ĝisnuna, lojala k senpartieca gvidado de SAT. Hodiaŭ la trompitoj havas la eblon vidi klare la eraran vojon, sur kiu ili ekmarŝis je la malprofito de la lab. esp. movado. Ĉiaokaze alvenis la horo por haltigi la detruan laboron de la konsciaj subfosantoj k de la naivaj trompitoj. Ĉiu povas facile konvinkiĝi, ke la opozicio ribelas kontraŭ nian Statuton k friponas. Sekve por meti finon al tia netolerebla stato, ni decidas: 1. ĉiuj respondecaj gvidantoj de la opozicio estas eksigataj el SAT; 2. ĉiuj aliaj subskribintoj de la “Deklaro” de la opozicio, kiuj, en tempodaŭro de 2 monatoj, ne estos deklarintaj sian malaprobon al la lastaj elpaŝoj de la opozicia gvidantaro, estos eksigataj; 3. ĉiuj, kiuj post apero de ĉi tiu nia komuniko solidariĝos kun la opozicio, estas eksigotaj.
La lojalaj SAT-anoj, kiuj jam kelkfoje riproĉis al ni pro nia trolongdaŭra malsevero, devas kompreni, ke ni preferis atendi ĝis la tago, kiam ĉiu K-do povas vidi en plena lumo la friponaĵojn de la “Internaciisto”-anoj. Tiu tago alvenis . . .
La atmosfero en SAT refariĝos pli pura. Ĉesos denun sur la pĝ. de “S-ulo” la polemikoj, kiuj naŭzis tiom da K-doj; ĉiu el ni povos dediĉi sian tutan energion al pozitiva laboro. SAT restas, kiel ĝi estis ekde sia fondiĝo, malfermata al ĉiuj tendencoj el la laborista klasbatala movado k sendependa de ĉiu ajn partio.
Malgraŭ ŝtelo de granda monsumo ni tamen sukcesis eviti bankroton; iom post iom per memofera laboro k malavaro de lojalaj SAT-anoj ni sukcesos likvidi niajn ŝuldojn k ni ne dubas, ke ĉe la fino de ĉi tiu jaro ni povos aperigi novan Jarlibron. Bedaŭrinde ni ne povas nun forigi la baron, kiun starigis la CK SEU inter SAT k la multnombraj Sovetiaj K-doj, kiuj kore k spirite restas al ĝi ligitaj. Ni trovos rimedojn por ne tute perdi kontakton kun ili. Tia stato tamen ne daŭros eterne; ni havu paciencon. Ne povas esti, ke la friponeco havu daŭran potencon. Ni havas esperon. En 1932 ni certe povos per firmaj paŝoj rekomenci nian marŝadon antaŭen.
Al la laboro!
LA PLENUM-KOMITATO DE SAT Aber, Banmer, Glodo, Kaŝon, Lanti, Lerĥner, Marso, Stej.
LA KONTROL-KOMITATO DE SAT L. Bergiers, G. Stalens, M. van Aelst.
¹ Necesas klarigi ĉi tie, ke ni publikigis en la n-o 321 de “S-ulo”, ke 5 manuskriptoj troviĝas en Moskvo por presigo. Laŭ nekontrolebla aserto de K-do Demidjuk estis nur 2, tial ke Rublov ne plenumis nian komision. Sed tio ŝanĝas nenion en la fakto, ke la 2 manuskriptoj kuŝantaj en Moskvo ne estis presitaj.
² Eĉ ĝis la 14-a de marto ne envenis 1 kopeko el Moskvo la kason de SAT.
AL DOGMULOJ!
Dogmuloj aplombe deklaras: Ne eble, ke ni nun eraras, la ĝustan ideon ni havas, en ĉiuj okazoj ni pravas! Nur nia batal-organizo kun tia belega devizo kapablas eksavi sur tero homaron el ĉia mizero! — Ĉu ni ne eraris pli frue? — Jes, ofte, — sed nur evolue, momente ne plu, — ni asertas! Krom tio — ni ĉiujn avertas pri tiaj personoj kun emo al propra pensado, — jen temo danĝera por ĉiuj dogmuloj kun pretaj, lernitaj formuloj; ĉar tiuj dubemaj friponoj — eĉ spite je niaj admonoj — nur sekvas prudentan logikon, kontraŭas doktrin-fanatikon! Por ni ankaŭ estas danĝero, ke ili en la maniero de nia batalo ekvidas la kaŭzon, per kiu dividas ni unuec-fronton proletan, — por venko necese kompletan. ? ! ? ! . . . . . . . . . ? ! Ĉu eble ĝi estas la vero? Do — skismo nur pro maltolero —!? Jes, — eblas; — jam venas skrupuloj! Ne! For! Ne! — Ni restas dogmuloj!
J. Burger (601).
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 195
ANTAŬ 60 JAROJ
Kiam ĝi klakis sur la tomboj kiel rido-skuo La lasta salvofajr’ k Tjer al si kredigis, Ke ĉe l’ pied’ de l’ ruĝa mur’ Parizon li mortigis, Ja nedetrueblon maltrafis lia detruo . . . (M.-E. NEGELEN).
Ĉiu proleto legas kun admiro k emocio pri la heroaj agoj de l’ Komunanoj, kiuj provis en 1871 realigi la popolregadon en Parizo, defende kontraŭ reakciuloj (Tjer k K.io) k alilandaj armeoj (prusoj). Se oni nuntempe gloras la Parizan Komunon kiel unuarangan revolucian okazon, oni tamen tro ofte forgesas pri la veraj motivoj, el kiuj naskiĝis la Komuno. Ni devas ekkoni, ke ĝia karaktero estas malpli s o c i a ol n a c i a. Unuagrade agitis la animojn de l’ Pariza popolo la defendo de ĝia urbo kontraŭ la fremdajn invadintojn; ĝuste por tiu celo kreis la parizaj proletoj k respublikanoj k aliaj patriotoj sian provizoran registaron k riproĉis al la Versajanoj perfidon de l’ patriaj interesoj.
La sekvantan tre koncizan priskribon ni ĉerpas el la konata “Ĝenerala Historio de l’ Socialismo k de l’ Sociaj Bataloj” de B e r (Beer)¹. Ĝi klare prezentas la pozicion de l’ Komuno en la historia evoluo. R e d.
La plej grava okazaĵo en la historio de l’ Unua Internacio estas la batalo de l’ Pariza Komuno (1871). La naskiĝon de l’ Pariza Komuno oni povas dedukti el tri ĉefaj faktoj: 1. La german-franca milito, kiu rezultis de la tradicia franca politiko, malhelpi la unuiĝon de l’ germanaj ŝtatoj; 2. la tradicioj de l’ granda franca revolucio, en kiu la Pariza magistrato ludis konsiderindan rolon; 3. la disvastiĝo de l’ Internacio en Parizo k la grandaj provincaj urboj, kiel entute de la socireformemaj ideoj.
La milit-sukcesoj de Prusio (1864, 1866), la fondo de l’ Nordgermana Ligo (1867) k la alproksimiĝo al Sudgermanio (1868) havigis gravajn zorgojn al la franca diplomatio. Kiam poste ankoraŭ al princo el la Hohencolern-Sigmaringa dinastio estis proponata la hispana krono k de li akceptata (1870), Francio sentis sin minacita k falis en la embuskon de l’ Bismarka diplomatio, ĉar Prusio estis tiel armee kiel diplomate plene preparita al la milito k atendis okazon, kiu povus instigi la francan registaron, por deklari al ĝi la militon. Ĉi tiu militdeklaro okazis je la 19-a de julio 1870. Komence de aŭgusto ekis la serio da bataletoj k batalegoj, kiuj baldaŭ iĝis malfavoraj al Francio. Komence de septembro Francio estis venkita. La 4-an de septembro 1870 ekribelis Parizo, renversis la imperion, proklamis Francion respubliko, starigis provizoran registaron de l’ landdefendo, en kiu nur Gambeta ĝuste ekkonis sian taskon k plenumis ĝin tiom kiom eble, dum generalo Troŝu (Trochu), prezidanto k gubernestro de Parizo, dekomence ludis dubesencan rolon, ĉar li ne malpli malamis k timis la internan malamikon (la parizan proletaron k la respublikanajn elementojn) ol la eksteran malamikon (la prusojn). La 31-an de oktobro Blanki, kiu tiutempe ankoraŭ estis en Parizo, provis organizi pli kapablan registaron, sed la okazintaĵoj en la batalejoj ne permesis internan reorganizon. Ĉar ankaŭ la
[BILDO p.3 | 35,32,63,59] Desegnaĵo: batalanto de la Komuno kun fusilo kaj bajoneto antaŭ malhela fono; surskribo «Vivu la Komuno! 18. marto 1871».
armeoj starigitaj de Gambeta estis iom post iom venkataj, tiel ke je la fino de januaro 1871 devis esti komencataj traktadoj pri batalhalto. La 8-an de februaro la ĝeneralaj elektoj por la Naci-Kunveno (parlamento) estis okazigataj; ili rezultigis reakcian plimulton k reakcian registaron kun Tjer (Thiers) kiel ĉefo. La Kunveno kuniĝis unue en Bordo (Bordeaux), poste en Versaj (Versailles), de kie estis komencata la batalo kontraŭ la Pariza proletaro.
La 26-an de februaro la pacprovizorajoj efektiviĝis, kiuj — pro la fordono de Elzaso-Lotaringio — estis konsiderataj de l’ tuta Francio kiel senekzempla humiligo k febre agitis la animojn. Precipe tio okazis en Parizo. La Pariza Nacia Gvardio, kiu estis kreita por la konservo de l’ publika ordo k konsistis el multaj radikalaj k proletaj elementoj k posedis propran artilerion, formis fine de februaro Centran Komitaton, kiu, post kiam la Versaja registaro sub Tjer estis farinta sensukcesan atakon kontraŭ la Versajanoj k proklamis je 18. marto 1871 Parizon kiel aŭtonoman Komunon. La Centra Komitato transformiĝis en provizoran registaron, tio estas: en diktaturon, sed jam ok tagojn poste (26. marto) ĝi apelis al la ĝenerala balotrajto de Parizo, tio signifas: ĝi remetis sian povon en la manojn de l’ suverena popolo de Parizo, kiu donis al si demokratan administracion. Kiel tia — kiel demokrata urbestrara administracio — la Pariza Komuno daŭris de 26. marto ĝis sia definitiva malvenko en fino de majo. Ĝi do ne estis diktaturo, ĉar ĝi estis formiĝinta per regulaj demokrataj balotoj k konsistigis koalici-administracion el membroj de l’ Internacio, Blankianoj, Prudonanoj, burĝaj respublikanoj k seniluziigitaj patriotoj. La Komuno restus diktaturo, se la Centra Komitato difinita de l’ Nacia Gvardio estus konservinta la povon ĝis fino k ne apelinta al la ĝenerala balotrajto. Tio estas grava por ekkoni la historian veron. La Komuno estis koalici-administracio k tial ne povis alveni al unueca sinteno, taktiko k celfikso. Tre indulgema, tamen sufiĉe klara estas la riproĉo de Marks kontraŭ la Centra Komitato pro ĝia demokrata skrupuleco k ĝia apelo al la balotrajto:
“Anstataŭ marŝi kontraŭ la tiame tute senhelpan Versajon, oni permesis al la ordo-partio refoje provi sian forton ĉe la balot-urno, kiam estis elektata je 26. marto la Komuno. En tiu ĉi tago la ordpartianoj interŝanĝis en la balotejoj bonfavorajn vortojn kun siaj ja tro grandanimaj venkintoj, samtempe murmurante en siaj koroj solenajn promesojn, siatempe sange sin venĝi.” (Marks, Civilmilito en Francio, ĉapitro II). Kaj al sia amiko Kugelman, Hannover, Marks skribis tiam, ke la Centra Komitato faris du erarojn, kiuj povis sekvigi malvenkon. Unua eraro estis, ke la Centra Komitato — post la malsukcesa atako de l’ Versajaj trupoj al Monmartr — ne marŝigis la Parizan Nacigvardion kontraŭ Versajon, por kapti la ordpartianojn. “Dua eraro: la Centra Komitato tro frue cedis sian povon por fari lokon al la Komuno. Refoje pro tro honesta skrupuleco.” (Nova Tempo, vol. XX, 1, pĝ. 709).
Estas eraroj, kiujn faris la franca proletaro en 1848 k la germana proletaro en 1918/19. En ambaŭ okazoj la venka revolucio multe tro rapide nuligis la diktaturon k apelis al la demokrata elektrajto. Kaj en ambaŭ okazoj fine la socialismo estis venkata. El la supraj citoj de Marks oni povas parenteze ekkoni, ke Engels eraris, kredante, ke la Komuno estis proleta diktaturo.
¹ Germana original-eldono, Berlin SW 68.
— paĝo 4 —
196 — SENNACIULO
NENIU TUŜU AL SOVETIO!
La antaŭnelonge en Moskvo finiĝinta procezo tiel nomata “proceso de la industriista partio” tre klare montris, ke la ĉiulanda proleta gazetaro pravas, kiam ĝi alvokas la laboristaron al singardo kontraŭ milito.
El tiu proceso plej evidentiĝas, ke unu el la ĉefaj — eble la ĉefa — malamikoj de Sovetio estas la franca imperiismo.
Estas memkompreneble, ke la kapitalistaro alrigardas al Sovetio timoplene. La kapitalistoj ja tre bone konscias pri tio: se niaj sovetiaj K-doj sukcesos — ili certe sukcesos! — konstrui socialisman socion, tiu fakto nepre stimulos la proletojn de la aliaj landoj fari la samon. Tial esperante malebligi tiun — por ili gravegan — tutmondan revolucion la kapitalistaj regantoj ĉiel provas malutili Sovetion. Li eĉ militus kontraŭ la socialistan landon . . . se ili estus certaj ĝin venki.
Ni proletoj de la tutmondo, ni sciigu al niaj regantoj, ke se ial ili militos kontraŭ Sovetion, ili fiaskos tiom pli plene, ke plejparto el ni, t. e. ĉiuj klaskonsciaj proletoj, aliĝos la ruĝarmeon! La heroeca gesto de nia K-do Marti renoviĝos milionope.
Niaj sovetiaj K-doj estu plej firme certaj ke la tutmonda proletaro konsideras Sovetion kiel nedetruendan kernon de l’ estonta socialisma socio ampleksonta la tutan terglobon: tial ili fidu nin; ni ne toleros, ke iaj malbonfarantoj tuŝu al Sovetio! . . .
Estas vere, ke por malutili la socialistan landon, la kapitalistoj uzas aliajn rimedojn ol militon. Ili ekz. malebligas la eniron en sia lando de la sovetia merkato. Tiuvidpunkte la kapitalistoj ankaŭ ne trafos sian celon, ĉar vole nevole iam — verŝajne baldaŭ — ili estos devigataj toleri la eniron de la sovetiajoj. Tiuokaze ni tamen ne opiniu, ke niaj reakciaj regantoj fariĝis “bonkoruloj” intencantaj amindumi la posteulojn de la cara reĝimo. Ne. Ili faros tion devige, ĉar ili baldaŭ konstatos, ke kontraŭstaro al Sovetio estus malprofita por ilia propra lando.
Kio ajn okazos, ni zorge atentu la agadon de niaj burĝaj gvidantoj k ni estu ĉiam pretaj malebligi, ke ili tuŝu al Sovetio! (55)
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
La stato de l’ senlaboruloj en Usono
Po miloj la senlaboruloj moviĝas tra la stratfendegoj de l’ usonaj urbegoj, inter modernaj novekipitaj piramidkonstruoj. Nur el sub la trotuaro supreniĝas iom da varmo el hejtinstaloj. Se ekrigardo de policano trafas la “vagulon”, ĉi tiu ne atendante ordonon silente direktiĝas al pli konvenaj por li mizer-kvartaloj. Tie ankaŭ estas la misiejoj de “savarmea” marko, kie unufoje tage eldoniĝas en varma ĉambrego supaĉo akompane de pastra edifo. Piaj okulturnoj estas la enirbiletoj, humila kapmallevado, preĝado, kantado estas la pago. Iuj mizeruloj iras de unu manĝejo al alia; tial la “Centra bonfara komitato” aranĝis, ke la manĝigo en la diversaj ejoj okazu samtempe. Nur plej bonŝancaj mizeruloj, ne la plej granda parto de l’ senlaborularo, ĝuas la helpon de tiuj institucioj, kies administra aparato estas nutrata per mono ricevita dank’ al helpalvokoj. Iafoje la senheredigitoj marŝas al urbdomoj, okazas interpuŝiĝoj k oni aŭdas malbonajn vortojn pri la usona sistemo.
Por k kontraŭ asekuro al senlaboruloj en Usono
Kunvenis la ŝtatestroj el 7 orientaj ŝtatoj usonaj, aŭskultis ekspertizistojn pri adopteblo de “eŭropaj” senlaborul-asekuraj sistemoj. Planoj pluvis, sed neniu tuŝu “liberan konkuron”. Neniu proponu (laŭ metropola gazeto) al “liberamaj usonanoj, ke ili estu paŝtataj kiel ĉevaloj, kiam ne bezonataj por treni”.
Asekurleĝojn prezentas ĉefe tri organizoj (krom multaj grupetoj), nome: “Usona asocio por porlaborista leĝdono”, socialista k komunista partioj. La proponoj similas inter si. La kompartio estas plej postulema favore al senlaboruloj. La rimedoj por elpeti la leĝojn tre diferencas. Ekz. la kompartio aranĝis multajn manifestaciojn tra la lando; ĝi faris agitadon por akiri milionon da subskriboj al petskribaĵo, kiun oni prezentis en februaro al la Vaŝingtona parlamento. La Usona Federacio de Laboristaro malfavore rigardis ŝtatan asekuron por senlaboruloj, tamen sub-instancoj moviĝas je ĝia favoro.
Sur radikala alo troviĝas du organizoj, kiuj kategorie rifuzas enviciĝi favore al asekuro, pro revoluciaj
Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en “S-ulo” respondecas la aŭtoroj.
La esperanto de la okuloj
“. . . Al juna altkreska viro estas elpuŝita unu okulo. La ankoraŭ sanga, ŝvele fermita okulkavo divenigas, ke la batoj, kiuj kaŭzis ĉi tiun akcidenton, falis nur antaŭ nelonga tempo. Maljuna viro estas skuata de febraj tremoj. Dume li premas ambaŭ manojn konvulsie sur sian ŝvelintan ventron. Al viro kun ruĝa barbo k Krist-kapo la sango fluas de la manoj, la delikatan k noblan vizaĝon de juna virino malbeligas ruĝaj strioj.
Longe ni rigardas nin unu la alian. Neniu kuraĝas paroli vorton. Kvar soldatoj gardas nin per bajonete armitaj pafiloj k ne deturnas rigardon de ni. Mi lernas baldaŭ ĉi tiun esperanton de la okuloj, kiu ebligas al ni interkompreniĝi, eĉ se ni parolas malsamajn lingvojn. Ĉiuj naciecoj k religikonfesoj estas reprezentitaj . . .”
Teruragoj okazis, okazas ankoraŭ — ĉu en Ĉinio? Turkio? Ne, en Meza Eŭropo. Oni estas preskaŭ impulse devigata rigardi la kalendaron, ĉu ni vere vivas en la dudeka jarcento k ne en la mezepoko. Oni turmentas homojn, same kiel faris la inkviziciuloj. Kaj tio okazas en la Hungario de Horti. Ne estas eble ĉion priskribi en la malvasta spaco de nia gazeto — kvankam ĝi tion meritus. Mi donis nur fragmenton, kiu jam sufiĉe karakterizas libron, kies enkondukaj vortoj estas:
“Kiu hontas pro siaj larmoj, ne legu tiun ĉi libron. — Virino estis enkarcerigita en la malliberejoj de Hungario. Ŝi ne suferis korpajn turmentegojn, ne la morton. Sed ŝi vidas k revenas hejmen al ni kun sanganta koro, turmentata de la suferegoj de l’ aliaj.”
Tiujn ĉi enkondukajn vortojn skribis Henriko Barbus (Barbusse) por la libro: “La karceroj de Budapeŝto” de Sandor Kemèri. Sinjorino de Bölöni, edzino de konata hungara verkisto k elmigrinto, vizite venis en sian hejmon en Budapeŝto. Oni denuncis ŝin kiel spioninon k ŝi devis kelkajn semajnojn vivaĉi en la malliberejoj de plej reakcia terorlando en Eŭropo. Kion ŝi travivis, kion ŝi vidis, ŝi priskribis en la supre menciita libro. Por pruvi ŝian valoron kiel atestantino, necesas mencii por eblaj dubemuloj, ke s-ino de Bölöni estis sekretariino de Anatolo Frans (France).
Mi titolas mian artikoleton “La esperanto de la okuloj”. La aŭtorino uzis ĉi tiun esprimon, k ni esperantistoj diskonigas per la buŝa esperanto la ekziston de tiu ĉi dokumento, kiu vere meritas esti konata de ĉiuj homoj, kiuj ne volas, ke suferantaj okuloj parolu la esperanton de viktimoj, sed ke ĝojaj homoj komprenigu sin per la esperanto de liberaj estajoj.
Al. Ramŝak (10 504).
— paĝo 5 —
motivoj. “Industriaj Laboristoj de l’ Mondo“ (I. W. W.) rekomendas anstataŭ sieĝi urbdomojn ĉirkaŭi per pikedoj la fabrikojn por eldevigi mallongigon de l’ laborhoroj, plilarĝigon de labortaĉmentoj en la fabrikoj ktp. Socialista Lab. Partio opozicias al asekuro, ĉar cedo pri ĝi nur daŭrigus la kapitalismon k ne vidigus al laboruloj k senlaboruloj kiel solan esperon la abolicion de l’ kapitalismo.
Kompilita el “Ĉirkaŭ la Globo“ (n-o 3) (1307).
El Francio
La elpaŝo de l’ 22 sindikatanoj divers-sindikataj, kiuj manifestis por la restarigo de l’ sindikata unueco en Francio (vd. raporton pri tio en n-o 324, pĝ. 82), trovis sufiĉe vastan eĥon, k nuntempe neniu francia laborista gazeto prisilentas tiun ĉi movadon, notante ĝin ĉu en aproba ĉu en malaproba senco. La sindikata unueco, laŭ la iniciatintoj de l’ movado, povus efektiviĝi nur, se la sindikatoj estus sendependaj de ĉiu ajn politika partio. La iniciatintoj mem konscias bone, ke la vojo al la celo estos longa, sed aliflanke enregistras kiel sukceson la fakton, ke la diskutado pri la problemo daŭras; ili admonas siajn subtenantojn resti en la sindikatoj respektivaj, al kiuj ili apartenas, por tie labori por la realigo de l’ por venontaj bataloj tiom bezonata unueco.
Depost la 4-a de februaro strikas la tekslaboristoj en Kur (Cours), Ron (Rhône)-regiono sekve de la provoj de l’ entreprenistoj malpliigi la salajrojn. La kompanioj de minejoj en la nordaj provincoj minacas siajn dungitojn same per salajr-malaltigo k senlaborigo.
P. K.
La fervojista movado en Hispanio
Pro tio ke la ministro por publikaj laboroj malpermesis al la fervojistoj esprimi publike sian opinion, regas malkontento inter la fervojistaro de l’ Bilbao-a regiono. La direkcio de l’ fervoj-kompanio priservanta la urbetojn Amorebieta, Guernica k Pedernales, decidis interrompi sian trafikon k lokaŭti la personaron ekde 31. marto. Tiu ĉi decido estas motivigita per manko de enspezoj, sekve de terfalo, kiu interrompis komplete parton de la reloj al Oca. La decido de l’ kompanio ekmovis la fervojistan sindikaton, kiu intencas interveni.
B-ano.
Kontraŭfaŝisma agado en Italio
En Caviccio apud Komo 1200 laboristoj, precipe virinoj, laborantaj en silkfabriko, manifestaciis publike kontraŭ la redukto de l’ salajroj ĝis 25 %, rifuzante plue labori. Ili fikriis kontraŭ la reĝimo, la fabrikposedantoj k la faŝistoj-sindikatestroj. Policanoj k soldatoj, pro la firma sinteno de l’ manifestaciantoj, limiĝis al kelkaj arestoj. Preskaŭ ĉiuj arestitoj estis virinoj, kiuj kantante revoluciajn kantojn eniris la arestejon. Post 3 tagoj ili estis liberigitaj pro la minaca sinteno de l’ loĝantaro. — Aŭtomobilo traveturanta Genovon distribuis al la laboristaro adresitajn kontraŭfaŝistajn flugfoliojn, kiuj treege emociis la loĝantaron de tiu urbo. Ĝis nun la polico ne sukcesis eltrovi la aŭtomobilon nek la distribuintojn.
Laŭ Italia.
[REKLAMO p.5] Ĵus aperis la 14-a volumo de BIBLIOTEKO DE SENNACIULO. Ĝi entenas sub la titolo NIA TEATRO du teatraĵojn, parolĥorojn k versaĵojn speciale taŭgajn por deklamo. 64 paĝoj. Prezo 0,60 mk. g. Libro tre utila por ĉiuj grupoj k rondoj! Mendu ĉe Administrejo de SAT, Leipzig O. 27.
TAGO EL MIA VIVO
Delonge ni ne plu presigis “Tagoj“n en “S-ulo“, kvankam ni posedas ankoraŭ kvanton da ili. Ĉefa motivo ja estas manko de spaco. Tamen, se eblos, ni aperigos la ricevitajn manuskriptojn por tiu rubriko. La sekvanta ŝajnas al ni aparte interesa, ĉar ĝi venas el Suda Ameriko k krome de terkulturisto. Red.
Eble mi estas la unua terkulturisto, kiu raportas pri vivo k laboro sur kamparo en “S-ulo“. Pro tio mia “Tago“ eble estos iom speciala.
Mi troviĝas en la teritorio Misiones en Norda Argentino. Ĝi estas lokita iom pli ol subtropika, sed ĝenerale havas sanigan klimaton. Mia agokampo estas propra terpeco, sur kiu mi libere, laŭplaĉe laboras.
Somera tabakrikolta tempo. Iom antaŭ la sunleviĝo (5-a horo) mi ellitiĝas, ofte eĉ pli frue, ĉar terkulturisto ne havas fiksitajn laborhorojn. Iufoje li laboras 14—16 horojn, iufoje nur 5—6 tage laŭ la vetero ktp. Vestiĝante simple per ĉemizo k pantalono, lavante min, manĝigante la kokojn, hakante lignon por kuirado k prizorgante aliajn diversajn laborojn en la korto, mi pasigas la matenhorojn, ĉar frumatene oni ne povas labori sur la kampo pro ega roso.
Je la 8-a mi matenmanĝas panon kun graso aŭ plej ofte kun mielo k trinkas kafon aŭ mateon (nacia teo, farita el folioj de la jerba-mate-arbo). Ĝi estas pli saniga ol kafo aŭ ĉina teo.
Manĝinte, mi ĝis la 10-a aŭ 11-a laboras en la kampo, deŝirante k hejmenportante tabakfoliojn sub la tegmenton (remizon), kie mi dum la varmegaj tagmezaj horoj laboras. Post la 11-a mi prizorgas k preparas tagmanĝon, k dum ĝi kuiriĝas, mi dispecigas la tabakon k tirfiksas ĝin je metalfadenoj por pendigi ilin sub la tegmento.
Inter la 12-a k 13-a mi ĝenerale tagmanĝas. La manĝo varias ĉiutage laŭ sezono. Terpomoj (manioko = speco de tropika terpomo), fazeoloj, diversaj legomoj, fruktoj ktp. estas la ĉefaj nutraĵoj. Sed por la ordinara homo la porka viando estas ĉefaĵo, la danko k sekvo estas — eterna malsaneto. Mi ne estas malsana.
Manĝinte k puriginte la manĝilaron, mi ripozas iom aŭ komencas denove ĉe la tabako ĝis la 16-a aŭ 17-a horo. Tiam mi ree hejmenportas tabakon el la kampo por la sekvanta mateno, aŭ ŝprucigas la ankoraŭ starantan tabakon per speciala por ĝi veneno kontraŭ insektoj.
Post la sunsubiro mi preparas vespermanĝon, k dum ĝi kuiriĝas, mi banas min en proksima rivereto. Post la bano mi ĝenerale restas nuda ĝis mia enlitiĝo (aerbano). Veninte hejmen mi manĝas, ripozas iom kantante aŭ meditante. Poste mi legas, studas aŭ skribas ion. Inter la 21-a ĝis 22-a mi enlitiĝas por esti freŝa la sekvantan tagon k daŭrigi mian karieron.
Schiewe (5140).
Amu vian proksimulon!
La 17-an de aŭgusto 1914 ni soldatoj dormis en garbejo. Jam je la kvina ni ekmarŝis. Kien, ni ne sciis. Densega nebulo. Kelkaj husaroj estis rajdintaj ĉe la pinto de la brigado. Ni malbenis la militon, malgraŭ ke ni ĝis nun ne vidis la “malamikon“. La vunditaj piedoj doloris. Subite ni ne plu uzis la straton, sed suprengrimpis monteton. Denove ni malbenis la militon. Kelkaj teren falegis, ĉar la vojo estis tro malbona. Preskaŭ ni estis atingintaj la montopinton; dekstre de ni en la valo estis videblaj la tegmentoj de domoj: Spontin en Belgio … Kvarope ni marŝis … Subite komenciĝis pafado, ĉirkaŭ la kapoj zumis la feraj kugloj. Unu oficiro k ok soldatoj (rezervarmeaj) kontrolis la situacion. Ni aliaj kisis intertempe la teron. Tra la vaporo saltegis kelkaj ĉevaloj sen husaroj.
Post kelkaj horoj brilis la suno. “Okupitaj“ estis nur la pioniroj k la artilerio. Kontraŭ kiun? Kontraŭ civiluloj, kiuj estis trompitaj de la urbestro k pastro. Neforgesebla dimanĉo! La pastro estis dirinta al la loĝantaro:
— paĝo 6 —
“Ni devas mortpafi la lastajn germanajn soldatojn.“ Akurate je la sesa matene la batalo komenciĝis. Starante sur iu sterkujo estis mortpafita la pastro. Unu oficiro k kelkaj soldatoj mortis la “honorigan“ morton, kelkaj estis vunditaj. Kiom da urbanoj mortis?? La sekvantan tagon ankoraŭ estis ekzekutataj 9 partoprenintoj.
Kiu kulpis pri la bedaŭrinda okazintaĵo? Unue, la fipastro, kiu trompis konscie la loĝantaron. Due, la loĝantaro mem, pro sia kredemo. Iu urbano, direktoro de ŝtonrompejo, kiu scipovis la germanan lingvon, rakontis al ni pri la afero. Li estis rekomendinta al la laboristoj ne kontraŭbatali la soldatojn. Sed nur kelkaj el ili obeis. La pastro pravas, ili diris.
Jam delonge mi estas liberpensulo, k precipe la fiago de tiu pastro pli certigis min pri mia nuna opinio. Sed mia plej granda deziro estas nun, ke ankaŭ la Spontinaj urbanoj estu lernintaj agi konsekvence. Mi supozas, ke jes. Pasis 16 jaroj, sed ĉiam, kiam estas densa nebulo, mi rememoras pri Spontin.
P. Michel (5525), Lajpcig.
Kio estas “Normala Horo“?
“Normala Horo“ — mallongigite “N. H.“ — estas mezuro de la estonto, same kiel ampero, vato, vaporĉevalo k. a. estas mezuroj de la nuntempo.
Por kio ni bezonos tiun mezuron? Ni bezonos ĝin por mezuri la laboron, kiun la gehomoj produktas per siaj forto k spirito. Kioma kvanto da produktita laboro estas N. H.? Ĝi estas la kvanto da laboro, kiun homo regule laborante, ne rapidante, sed ankaŭ ne forĵetante sian tempon, kapablas produkti dum unu horo. Ĉu ne estas rimarkinde, ke ni posedas mezurojn por ĉiuj grandoj k valoroj, escepte por tiu valoro, kiu ludas unu el la plej gravaj roloj en la homara vivo? Faktoro tiel grava, ke multnombraj ribeloj k revolucioj tra ĉiuj jarcentoj radikas en tiu manko.
Grandegan, fortan konstruon ni povas starigi nur sur bonaj fundamentoj, sen kiuj la konstruado malsukcesos. Ĉu vi iam vidis arkitekton, kiu konstruis domon sen antaŭe fiksitaj mezuroj, nur laŭ sia fantazio?
Prezoj sur la merkato aliiĝas k pro tio neniam povos esti mezuriloj por la produktita laboro, ĉar aliparte ili staras sub la influo de la rabista homara emo. Pro tio en la ŝtatoj de l’ estonto, en kiuj ĉiuj sanaj gehomoj devos liveri difinitan parton da produktiva komuna laboro, unu el la plej gravaj fundamentoj estos la mezuro de la homara laboro, kiu estos samtempe mezuro por la valoro de la produktitaj varoj. Sen tiu fundamento ĉiuj klopodoj, por pli bone ordigi la interrilatojn de homoj, popoloj k de l’ tutmonda homaro nur estos utopioj, de antaŭe kondamnitaj malsukcesi en la praktiko de la reala vivo.
Ariadno.
Pri modo k laboristaro
En n-o 331 de “S-ulo“ K-do Syversen pritraktis viran k virinan modon k kredas ricevi multajn riproĉojn, insultojn pro sia koncepto pri bona vestaĵo, korpo, vizaĝo ktp. Mi ne povas kompreni la K-dojn riproĉantajn al iu, kiu ŝatas bonan puran vestaĵon, korpon, vizaĝon por si, siaj familianoj k. a. Sed estas fakto, ke la miskompreno, la antaŭjuĝo el pasinta tempo pli malpli ankoraŭ regas inter la proletoj, ke laboristo kun bonorda vesto k korpo ne estas vera batalanto por socialismo. Ili opinias, ke laboristo devas resti proleta en sia ekstera konduto, vestmaniero ktp., ke bona vestaĵo estas burĝa afero.
Ne juĝu tiel senatente malrespektaj pri ĉiuj bone k pure vestitaj laboristoj, kiuj interne kelkfoje estas pli konvinkitaj socialistaj batalantoj ol frazisto aŭ malorde vestita homo. Ne ĉiam kredu, ke bonvestitaj homoj, laboristoj vivas en superfluo, ili kelkfoje havas pli multajn elspezojn, zorgojn pri vestoj, sia korpo, familio, estonto ktp. ol frazisto. Forta volo, ekstera ordemo, organizemo, klero ktp. instigis ilin agi tiel.
Ekzistas laboristoj kun malmulte da komprenemo por supraj aferoj, kiuj tute forgesas aŭ nescias, ke la progreso de l’ laborista klaso, de l’ socialismo, ne sole estas afero de la laboristoj k ilia batalo, sed de ĉiuj. Laboristojn bone k pure, simple vestitajn oni ŝatas ĉiam k ĉie; ili pli bone povas impresi aliajn dum varbado k senĝene movi sin.
Eduki, klerigi la lab. amasojn pri tio, estu ĉeftasko de lab. organizoj, institucioj en ĉiuj landoj, por ke la proverbo ne estu aplikata: “Kiel la ekstera aspekto de iu laboristo, organizo, popolo ktp., tiel ankaŭ la interna.“ Ne necesas vesti sin laŭ modo, kiel K-do Syversen ŝatas, plej multaj tion eĉ ne povas; ankaŭ en laŭmoda vestaĵo ne ĉiu bonaspektas. Sed nia vesto estu praktika, harmonia, simpla, konforma al kutimo k klimato de l’ lando. Tia vesto ĉiam estas moderna k ne sole afero de burĝoj, sed ankaŭ de proletoj; ne estas hontinde, sed signifas progreson k karakteron.
Batalo por apartaj gildaj, klasaj, profesiaj, laboristaj vestoj kiel en pasinta tempo, estus malprogreso, same batalo por modo.
SAT-ano 1162 (Lajpcig).
MI VOLAS SCII …
En “S-ulo“ n-o 331 mi legas en la artikolo “La socipolitika stato en Hispanio“ i. a.: “Komunismo estas kruele persekutata k tamen ĝi enradikiĝas pli k pli. Sed dume la laboristaro estas regata de socialistoj k sindikatistoj k nerekte, per opozicio en la sindikatoj, influas ĝin la komunistoj.“ En “La Sindikatisto“ (De Syndikalist) de 27. dec. 1930 (semajna gazeto de l’ nederlanda anarko-sindikatista fakligo, kies ano mi estas) mi legas i. a.: “La registaro Berenger plentime observas la rapidan kreskadon de la revolucia sindikatista movado laborista. Ĝi klopodas haltigi ĉi tiun, aplikante la samajn perfortrimedojn kiel Primo de Rivera. Pliaktiviĝis la cenzuro, gazetoj estas malpermesitaj. La sindikatista ĉiutaga gazeto “Laborista Solidaro“ (Solidaridad Obrera), kiu post sesjara paŭzo depost aŭg. 1930 denove aperis en Barcelono k en la fino de oktobro pligrandiĝis de 8 al 12 paĝoj, je eldonkvanto de 30—40 000 ekzempleroj, estas malpermesita por unu monato.“ Plie: “Pri la rilatoj inter reformista U. G. T.¹ k la sindikatista C. N. T.² diras la “Lab. Socia Asocio“ (Associon Social Obrera), aperanta en la provinco Gerona, i. a.: “La diversaj agadoj de l’ Madrida laboristaro estis ĉiam inspiritaj de la K-doj el C. N. T. Per tio ni povas ankaŭ kompreni, ke en la Ligo de l’ lignaĵlaboristoj kun siaj 10 mil anoj oni jam ne fidis al la socialdemokratoj, k anarkistoj k komunistoj estis elektitaj por la gravaj funkcioj. Same okazis ĉe la Konstrufak-laborista Ligo kun 14 mil anoj, kiu eble baldaŭ estos gvidata de anarkistoj.“
Kiu pravas, ĉu la raportanto en la “Sindikatisto“, en kiu mi legas, ke anarkistoj k sindikatistoj estas tre aktivaj, aŭ K-do Madridano, kiu skribas, ke la socialistoj k sindikatistoj en H. “pro timo perdi sian salajratan postenon, etburĝiĝas“, k neniel nomas anarkistojn?
J. Bout (15 396).
¹ Unuiĝo ĝen. de Laboristoj. ² Nacia Konfederacio de Laboro.
[REKLAMO p.6] ĴUS APERIS: la marta kajero de LA NOVA EPOKO kiu enhavas militrakonton de ĉeĥa aŭtoro, versojn de sovetiano, “la sferofono“, granda invento en kampo de muzikiloj de proleta esperantisto. La Lab. Esp. Movado antaŭ la Mondmilito (2-a daŭrigo). Unuopa kajero: 0,35 mk g. Abonu k abonigu la literatur-sciencan revuon de SAT! Administr. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 7 —
TRA ESPERANTIO
LA ESPERO kantita de l’ kongresanoj en Oksfordo*, reskribita de H. M. H.
“En Oksfordo la kongresanoj soifis ne sangon sed bieron …“ (Schoofs.)
El tutmondo ni kongresi venis en la sorĉe bela urb’ Oksfordo. Ĉiu el ni plenmonujon trenis por ĝin lasi sur la angla bordo.
La veturon nian helpis bone la “flugiloj de facila vento“, kaj la Himno nin regalis sone — nin stelulojn el kvin kontinentoj.
Ni ne venis tien ĉi por ŝviti laborante por la pac’ sur Tero, sed — por inajn korojn almiliti, kaj plenigi ventrojn per biero …
Ni kontentas pri l’ kongres-aranĝo, sed indignas pro la fruekdormo; — nialande post la vespermanĝo nin amuzas dancistinaj formoj …
“Nia diligenta kolegaro“ amindumi lerte ne hezitas, kaj pro tio trans la ter’ k maro U-Kongreson ĉiam ni vizitas.
“Sub la sankta signo de l’ espero“ ni disiĝas ĝis venonta jaro; al Krakovo kiam kun sufero ni per ŝip’ vojaĝos, vagonaro …
Do, en tiu pola urb’ Krakovo oni bon-konservu la bieron, ĉar ni trinkos ĝin kun tuta povo — nur pro tio amas ni l’ Esperon!
11. Kongreso de SAT
Veturprezoj (3. klaso) al Amsterdamo de:
| h. gd. | |
|---|---|
| Antverpeno (Antwerpen) | 4,80 |
| Barcelono | 37,—¹ |
| Bazelo (Basel) — tra Kolonjo | 20,15 |
| Belgrado (Beograd) — tra Pasaŭ | 58,25 |
| Berlino | 19,90 |
| Bruselo (Bruxelles) | 5,60 |
| Bukaresto — tra Pasaŭ | 65,50 |
| Budapeŝto — tra Pasaŭ | 46,60 |
| Dancigo (Danzig) | 25,25 |
| Frankfurto (M.) | 16,25 |
| Genovo | 37,40 |
| Gotenburgo (Göteborg) | 42,30 |
| Hamburgo | 16,30 |
| Helsingforso (Helsinki) | 69,—¹ |
| Kopenhago | 31,95 |
| Kolonjo (Köln) | 9,05 |
| Lajpcigo (Leipzig) | 20,15 |
| Lisbono (Lisboa) | 50,—¹ |
| Londono — per Batavierlijn | 23,— |
| Ljono (Lyon) | 23,35 |
| Madrido | 42,—¹ |
| Majenco (Mainz) | 15,30 |
| Marsejo (Marseille) | 30,30 |
| Milano — tra Kolonjo | 33,15 |
| Munĥeno (München) | 26,10 |
| Parizo (Paris) | 12,80 |
| Prago (Praha) — tra Bodenbaĥ | 29,20 |
| Oslo | 58,40 |
| Rigo | 45,40 |
| Romo — tra Kolonjo | 47,35 |
| Roterdamo (Rotterdam) | 2,40 |
| Sofio | 66,95 |
| Stambulo | 81,20 |
| Stokholmo | 47,35 |
| Torino | 35,70 |
| Varsovio (Warszawa) | 33,30 |
| Vieno (Wien) | 35,50 |
| Leningrado | 123,— |
| Moskvo | 99,— |
| Moskvo (Litvagono) | 167,— |
* Tie okazis, kiel sciate, la 22-a Universala Esp. Kongreso (de l’ neŭtralaj esp-istoj) en aŭg. 1930. ¹ Signifas “proksimume“. La prezoj estas en holandaj guldenoj k nur por ira bileto.
UNUECIGO DE L’ PRONONCADO
Sub tiu titolo K-do Rud. Fiŝer proponas danĝerajn diferencigojn en esp-a prononco, tute ne oportunajn. Kie li trovis ian “regulon pri meza longo“ en prononco de esp-o? Ĉu fine la gramatiko de esp-o fariĝos dekfoje pli dika, ol gramatiko de la plej komplika nacia lingvo? Laŭ tiu “regulo“, antaŭ malmolaj konsonantoj la akcentataj vokaloj a, e, i, o, u, fariĝu mallongetaj? Aŭ mallongaj? Kial? Neniam ia ajn silabo estos tro longe, tro nete akcentata. Do, nenia diferencigo, nenia regulo estu en prononco de esp-o, krom akcento sur la antaŭlasta silabo. Ni plejeble bone prononcu ĉiun silabon de ĉiu vorto, k ankoraŭ laŭeble pli nete, klare, longe, la akcentatan silabon. Sufiĉos por plej bona kompreno k belo.
Sed ĉu tio estas “demando“ en esp-o? Tute ne. Ni aŭdis japanojn, ĉinojn, siberianojn, rusojn, germanojn, hungarojn, anglojn, hispanojn, francojn, k neniam rimarkis neceson de alia klopodo ol plej nete prononci a, e, i, o, u. Nur ian utilon prezentas prononco de “mallongaj“ vokaloj, ankaŭ akcentataj, en esp-o: Kiam ni ludos komediojn, komikuloj prezentu ekzemple afektemon de maljuna burĝo aŭ de nobelo “saltetante“ sur vokaloj, kiel proponis K-do Fiŝer:
Maljuna burĝo: “Mmi propponnas, ke vvi reddonnu al mmi libberreccon!“
Por tia komika efekto tre utilos la gramatikaĉa komplikaĵo, kiun proponas Fiŝer.
*
Ni ĉiuj, en ĉiuj landoj, nur tro enkondukus en esp-o, se ni ne atentus pri tio, malviglaĉan kutimon flustri anstataŭ prononci, gluti silabojn, malfortigi vokalojn, rapidegi parolante ĝis balbutado. Oni neniam ŝparas tempon prononcante tro rapide. Kontraŭe, oni ne komprenigas sin, oni devas ripeti, reripeti, malŝparante sian k alies tempon, same kiel skribaĉante oni misuzas okulojn k tempon de legonto … k atingos paperkorbon.
Ni pristudu parolmanieron de teatristoj, de oratoroj, kiuj estas teknikistoj pri parolado: ili prononcas nete ĉiun silabon. Ni imitu ilin sisteme, studeme.
Neniam estos tro longa la akcentata vokalo. Oni ĉiam pekas, ĉar oni tro glitas sur multaj silaboj. Kial proponi oficialigi glitadon k saltetadon sur akcenthavaj vokaloj? Esp-o havas nur kvin vokalojn. Ĉiu klopodu bone diri a por a k neniam e, e por e k neniam i, o por o k neniam a. La plej klaraj a, e, i, o estas la plej bonaj. La vokalo u tute ne riskas dubojn. Ni multe kantu, ni legu versojn k belan prozon, por kutimiĝi je bela prononcado de esp-o, kiu prezentas la samajn fortajn belojn, kiel latina prononco, kiel tiu de multaj rusaj aŭ polaj vortoj, kiel tiu de hispana lingvo, de multaj negraj lingvoj, kie a, e, i, o, u ankaŭ sonas nete k pure.
Tio sufiĉos por belo k klaro de esp-o, sen inventi longajn, longetajn, mallongetajn k mallongajn silabojn! Kia invento danĝera! Neniam ĝis hodiaŭ mi aŭdis nek spertis ion pri tiaj komplikaĵoj en esp-o, kiuj estus mortigaj por nia lingvo.
Jief.
[REKLAMO p.7] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.
TRA LA MOVADO
KRONIKO
AŬSTRIO. La plenkunveno de ALLE (aŭstria LEA) okazos 5/6. aprilo en Vieno (Wien XII, laborista hejmo). La grupo en Mirccuŝlag (Mürzzuschlag) aranĝis okaze de vintrosporta festo specialan festvesperon je 7. 2. por la ĉeestantaj esp. sportuloj. En la festprocesio ĉi lastaj (ĉ. 50) marŝis kiel aparta grupo kun 2 esp. standardoj. — FRANCIO. Parizo. La grupoj de la Pariza regiono eldonas nun dumonatan presitan informilon. La Pariza grupo havis fine de l’ jaro 107 membrojn (anstataŭ 114 en antaŭjaro). Oni devas noti aldone, ke kelkaj membroj el la ĉirkaŭaĵa regiono forlasis la centran grupon por fondi grupon en sia propra loko. La kunvenojn vizitas kutime 25—30 personoj. — GERMANIO. La unua asocitago (kongreso) de Socialista Esp. Asocio okazos 23./25. majo en Frankfurt (Majno).
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La hinda esperantisto L. Sinha, kiu kiel propagandisto travojaĝis Estonion de septembro ĝis decembro 1930, faris tie 62 lekciojn al 12 200 personoj en 34 lokoj. Aranĝintoj de l’ lekcioj estis kutime la lokaj klerigaj, abstinencaj k junularaj societoj. Lastatempe venas el multaj lokoj informoj pri novaj kursoj k studrondoj, mendoj pri literaturo k instruistoj.
— paĝo 8 —
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Julio Baghy, HURA! Eld. Literatura Mondo, Budapest. 411 pĝ. Form. 13×19. Prezo: pengoj 8,20 broŝ., 9,30 k 11,20 bind. (Havebla ĉe Admin. de SAT).
Baghy, kiel cetere ĉiu homo sentema, idealema, kunpuŝiĝinte kun la besto-homo k socio — suferas. Sed li estas ankoraŭ feliĉa, ĉar spite la profunda doloro, kiu instigas al elverŝo de sufero, venĝemo k furiozo, li restas optimisto. Li kredas, ke nova Homo ekestos! …
Jen la fono de l’ libro. La prologo estas majstra. Poste la grimaco — tiel nomas la libron la aŭtoro — estas interesa, spite tio, ke kelkaj partoj tro longiĝis. La fantazia lando de Baghy estas simila al ĉiuj aliaj: en ĝi regas la deziro de mono, nur de mono …
Baghy, per la buŝo de Tamara, kiu reprezentas la idealismon en la libro, imagas al si la plibonigon de la soci-ordo, per la kunfandiĝo k kunfratiĝo de etburĝa k laborista klasoj en unu ideologion. En sufiĉe longa sceno li esprimiĝas kontraŭ la komunismo, kiun defendas per juneca ardo Ivan, frato de Tamara.
La vipado al la socio, krom en la antaŭparolo, estas tre delikata k la herooj povas sen ruĝiĝo sendi dankon al la aŭtoro. La priskribitaj sociaj karamboloj estas laŭ la nun reganta moralo la sole — ekzisteblaj …
La lingvo estas bona, simpla k klara. Neologismoj ne ĝenas, kvankam ni bedaŭras la uzon de kelkaj, kiel ekz. la harstarigan darfi; ŝezlono (certe preseraro anst. ŝezlongo).
S. Grenkamp.
J. Stalin, Kulturo nacia k internacia. Trad. G. Demidjuk. 31 pĝ. Form. 12×15. Prezo: 0,20 mk. g. Eld.: EKRELO, Leipzig.
En 7-paĝa antaŭparolo por 16-paĝa verketo de Stalin: „Kulturo nacia k internacia“, Drezen eraras (kiam li ne kontraŭdiras sin mem) tiom terure, tiom danĝere, ke miaj marĝenaj rimarkoj, komence demandaj, prosurprizaj, fariĝis tuj vigle indignaj, k ĉiam pli indignaj ĝis finlego de tiu “antaŭtriono“, kiu pretendas anonci la du trionojn de Stalin.
En siaj du trionoj, Stalin batalas, tre bonspirite, kontraŭ du en Sovetio evitindaj eraroj: Unu estas emo al tutrusa imperiismo (konsideri ruslingvon kiel unueclingvon por Sovetio, rusan kulturon kiel unueckulturon). La dua eraro estas emo al lokaj ŝovinismoj (tro-naciigi, en ĉiu aparta lingvo, la naciajn kulturojn en Sovetio, ne sufiĉe fortigi la internacian enhavon en la diverslingvaj kulturoj).
Sen proponi esperanton k sennaciismon kiel nurajn rimedojn kontraŭ imperiismo k regionismo, ni rimarku, ke sennacia kulturo tute helpas al Stalin en tiu lukto: Neniu bone edukita Sennaciulo povas fariĝi denove imperiema nek regionema (naciema). Por li, tiuj du religioj, naciismo k imperiismo¹, estas strangaĵoj, superstiĉaĵoj kiel katolikismo (imperiemo) k totemismo (nacikulturemo).
La antaŭtriono de D. falas sur la verketon de Stalin “kiel haroj sur supon“. Stalin ek-atakas imperiismon k naci-regionismon, li do ekatakas du superstiĉojn, kiuj malhelpas mondunuecon de proletaro. D. ekprofitprenas la okazon por ataki sennaciismon, antaŭpreparanton de tut-unueco proletara. Stalin tute ne denuncis, en sia verketo, iun eblan estontan sennaciismon. Li eĉ laŭde aludis la malproksiman estonton, dum kiu homaro posedos unuecajn lingvon k kulturon. Mi vetas, ke li tute ĝojus, se li ekscius, ke sinceraj revoluciuloj jam kulturiĝas pro tia estonto, k jam nomas sin sennaciuloj. Fakte, sennaciismo povas ekzisti sen esti danĝero por unueco de l’ tutmonda proletaro, dum por tiu sama unueco tutrusismo estas danĝero, kontraŭbatalata de Stalin, regionismoj estas danĝeroj, kontraŭbatalataj de Stalin.
La triono, kiun D. altrudis al klaraj paĝoj de Stalin, tute malutilas, nur provas pravigi la sintenon de SEU en la esp. movado. Stalin tute pravas en siaj atakoj kontraŭ riskoj de tutrusismo (imperiismo) k riskoj de regionpatriismoj (naciismoj) en Sovetio. Sovetoj evitos tiujn du rifojn. Drezen malpravas, provante utiligi kontraŭ sennaciismo, tendenco unueciga, la klaran broŝuron, en kiu Stalin nur kontraŭ mal-unuec-iloj batalas.
Jief.
¹ Niakomprene, naciismo estas religio, sed imperiismo ne. Naciismo kiel ĉiu religio tendencas al ekspansio k sekve naskas logike imperiismon — tiom pli nature, ke la produktofortoj ankaŭ postulas tiun ekspansion. — Red.
Por terkulturado
mi pretas dungi 13—14-jaran germanon, esperanto-parolantan prefere; li dume lernos la francan. — Skribi al SAT, Paris, kiu transsendos.
MEMORNOTO
Represis el “LNE“ New Yorker Volkszeitung, 1. 2., Notoj el dagestana vilaĝo (dec. 30).
Priesper. artik. k notojn enhavis: The Daily Worker, London, 13. 2., 24. 2.; Signalen, Stokh., 12. 2., 19. 2.; Sächs. Arb.-Zeitg., Leipzig, 6. 2.; Le Semeur, Falaise, 19. 2. (mencias “S-ulo“n); Le Réveil Ouvrier, Nancy, 18. 2.; L’Effort, Lyon, 14. 2.; ITF-Bulteno, Amsterd., febr. (rubr.).
Peresper. materialon enpresis: Antaŭen, Zagorsk (USSR), 29. 1.
NIA POŜTO
10 662. — Rekomendas la “Fabeloj“n (H. z. M.), Izgur, “La Lab. Esp.“, Sekspsik. — Red.
???. — Iu sveda K-do Georg Aronson, Brogatan 3, la lokon li forgesis citi, sendis al ni abonmonon. Ni ne povas plenumi la mendon pro manko de la loko. Kiu sciigos ĝin al ni?
130. — La kot. mk. ni sendas nur post finpago de la tuta kot. En la Adm. vi validas kiel aktiva.
Abonoj. — La ¼-jaraj abonoj finiĝas. Estas tempo por renovigi.
8218. — Familianoj kune loĝantaj povas pagi la duonon de la kot. por pas. membroj, sed ili ne ricevas jarl.
Adm.
KORESPONDADO
AŬSTRIO
K-dino Marie Steigel, Schule, Pottenstein, kŝl, pri ĉ. temoj, L, PI, bfl, PM, ktp. — Resp. garantiata (16 066).
— Grupo de esperantistoj koresp. kŝl, prefere kun Sovetio, L, PK, PI. Adr.: Rosa Brumer, Traunfallgasse 254, Attnang.
GERMANIO
— 8 geknaboj k 12 Gek-doj koresp. kŝl, L, PI. Adr.: K-dino Erna Köhler, Sebnitz/Sa. Nr. 44.
— Interrilatojn kŝl serĉas 25 gelaboristoj, pri prol. edukado, vegetarismo, lib. korpkulturo, socialismo ktp. Adr.: Jos. Allinger, Fridhof, Karlsruhe/Rh.
K-doj Fritz Spindler, Nerbergstr. 34, k Heinrich Kunzmann, Innerer Graben 25, Würzburg, kŝl, pri ĉ. temoj. Resp. gar.
NEDERLANDO
K-do H. A. Kroonder (24 j. fraŭlo), Hoofdweg 311, Amsterdam (W), kŝl, pri ĉ. t.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Al la tuta SAT-anaro! | 193—94 |
| Al dogmuloj! | 194 |
| Antaŭ 60 jaroj | 195 |
| Neniu tuŝu al Sovetio! | 196 |
| La klasbatalo tra la mondo | 196—97 |
| La esperanto de la okuloj | 196 |
| Tago el mia vivo | 197 |
| Amu vian proksimulon! | 197—98 |
| Kio estas “Normala Horo“? | 198 |
| Pri modo k laboristaro | 198 |
| Mi volas scii | 198 |
| Tra Esperantio | 199-200 |
Abontarifo al Sennaciulo:
Argentino, pes. 6; Aŭstrio, ŝil. 12; Belgio, belgoj 12; Brazilio, milrejs. 18; Britio, ŝil. 9; Bulgario, lev. 250; Ĉeĥoslovakio, kr. 60; Danio, kr. 10; Estonio, kr. 8; Finnlando, mk. 80; Francio, fr. 40; Germanio, mk. 9; Hungario peng. 10; Italio, lir. 45; Japanio, jen. 5; Jugoslavio, din. 120; Latvio, lat. 10; Litovio, lid. 20; Nederlando, guld. 6; Norvegio, kr. 9; Polio, zlot. 15; Portugalio, esk. 40; Rumanio, lej. 350; Sovetio, rubl. 4,50; Svedio, kr. 9; Svisio, fr. 12; Usono dol. 2,50. — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O 27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ per unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero aŭ per poŝtmandato.
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 338, 26-a de marto 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 30,5,67,15] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.
7-a JARO, N-o 338 — LEIPZIG, 26. / 3. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE
Unujara ekzekutlaboro de finlandaj Lappo-faŝistoj
La Sved-Finlanda Komitato, fondita por laŭpove organizi helplaboron en Svedio por la persekutataj finlandaj laboristoj, elektis antaŭ kelke da tempo la subskribintojn por vojaĝi Finlandon k tie pli detale esplori la cirkonstancojn. Tiu komisio nun estas plenumita, k ni povas transdoni raporton pri la observoj de la vojaĝo, kiujn ni povis fari dum la mallonga tempo de ni okupita.
Jam en la komenco ni povas konstati, ke la finlandaj laboristoj vivas en aparte malfacilaj cirkonstancoj. Malaltegaj salajroj, frakasitaj organizoj k la plej kruela teroro treege malfortigas la laboristojn k forprenas de ili eblon gardi siajn interesojn. La kapitalistoj malaltigas la salajrojn, k la laboristoj ne povas iel kontraŭbatali. Konsiderinda afero estas, ke dum la lasta duono de 1930 ne okazis eĉ unu striko aranĝita de la fakaj unuiĝoj, malgraŭ ke kaŭzoj ne mankis. La teroro de Lappo estis tro severa por ke la laboristoj kuraĝu uzi la strikon por defendi sin. Alia motivo povas esti, ke la laboristaj unuiĝoj tute estas frakasitaj.
La nombro da malliberigitoj
Nia vizito celis unue esplori, kiom multaj laboristoj pro sia aktiveco en la laboristaj unuiĝoj estas trafitaj de la leĝa brako, la amplekso de l’ punoj, k la subtenbezono de alilandaj K-doj.
Koncerne la nombron da enkarcerigitoj estas treege malfacile doni ekzaktan sciigon, pro tio ke la estraroj ofte enkarcerigas k kondamnas laboristojn ĉie en la lando, k la publiko ne havas eblon fari kontrolon. Ni nur povas doni sciigon pri sendubaj k kontrolitaj aferoj.
La tempo de majo 1930 ĝis januaro 1931 montras jenan nombron da enkarcerigitoj k la distrikton, al kiu ili apartenas.
| 1930 (majo/dec.) | 1931 (jan.) | sume | |
|---|---|---|---|
| Vasa-distrikto | 233 | 13 | 246 malliberigitoj |
| Abo-distrikto | 186 | 20 | 206 malliberigitoj |
| Viborg-distrikto | 145 | 8 | 153 malliberigitoj |
| 564 | + 41 | = 605 malliberigitoj |
Kelkaj inter la enkarcerigitoj estas liberigitaj por atendi verdikton de alta tribunalo, sed la plej multaj restas en malliberejo, inter ili 60 virinoj. Ne malpli ol 301 K-doj jam estas kondamnitaj, apartenantaj la distriktojn laŭ jena tabelo:
| 1930 (majo/dec.) | 1931 (jan.) | sume | |
|---|---|---|---|
| Vasa-distrikto | 95 | 22 | 117 |
| Abo-distrikto | 88 | 15 | 103 |
| Viborg-distrikto | 75 | 6 | 81 |
| 258 | + 43 | = 301 |
[BILDO p.1 | 35,47,63,78] Gravuraĵo: viro sidanta en malliberejo, kurbiĝinta antaŭen kun la kapo kaŝita en la brakoj, sub krada fenestro. Subskribo: «LA MALLIBERULO — Gravuro de Zilzer».
La duono de l’ enkarcerigitoj k akuzitoj estas jam kondamnita, sed la verdikto venas laŭvice al la aliaj. Estas ĉiutaga afero, ke malmildaj punoj trafas laboristojn pro ilia partopreno aktiva en la laborista movado.
La jam-kondamnitoj ricevis senescepte longdaŭrajn k rigorajn punojn: 3, 4 k 5 jaroj da malliberejo estas ordinaraj. La verdiktojn en diversaj distriktoj montras jena tabelo:
| kondamnitaj | ||
|---|---|---|
| Vasa-distrikto | 117 | je 255 jaroj (por ĉiuj) |
| Abo-distrikto | 103 | je 245 jaroj 5 monatoj |
| Viborg-distrikto | 81 | je 217 jaroj 3 monatoj |
| Sume: | 301 | je 717 jaroj 8 monatoj (por ĉiuj) |
Tiuj nombroj terure ilustras la senindulgajn persekutojn, kiuj nuntempe trafas la finlandan laboristan klason k devus sproni la tutmondan laboristaron unuanime starigi komunan defendon k ekonomian helpon al la viktimoj de l’ Lappo-faŝismo.
Per malsato puniĝas la edzinoj k infanoj
La infanoj k edzinoj de l’ malliberigitoj ne malpli suferas la kruelan persekutadon. Ĉie en la lando troviĝas granda nombro da virinoj k infanoj, kiuj suferas teruran mizeron k pereas pro malriĉo, tial ke patroj k edzoj estas forprenitaj el la hejmo k fermitaj en malliberejajn kavaĉojn. Plej malfacile estas por la infanoj, kiuj estas lasitaj hejme tute solaj. Okazis, ke la gepatroj ambaŭ, patro k patrino, enkarceriĝis k kondamniĝis por longjara mallibero. La malesperego k senhelpeco de l’ infanoj nature estas senlima en tiaj cirkonstancoj.
En kelkaj okazoj la patrino sukcesis havigi al si malalte pagatan laboron k tiel forigi la plej teruran mizeron. En aliaj okazoj la komunumoj donis helpeton, sed tiuj, kie la faŝismo enpenetris, rifuzas ian ajn helpon al la malsatantaj edzinoj k infanoj. Ĉiu povas kompreni, ke la mizero estas terura, ke
— paĝo 2 —
202 SENNACIULO
ili devas esti subtenataj de la organizitaj laboristoj el tuta mondo. Havigi sufiĉan helpon en Finlando estas maleble.
Disfrakasitaj organizoj
Ni menciis komence, ke la laboristaj unuiĝoj estas grandparte disigitaj. La faka lab. unuiĝo nun malpermesita k disigita de l’ estraro havis membronombron laŭ jena tabelo:
| 1920 | 59 470 membroj |
| 1921 | 48 589 „ |
| 1922 | 48 176 „ |
| 1923 | 48 148 „ |
| 1924 | 47 312 „ |
| 1925 | 50 472 „ |
| 1926 | 62 058 „ |
| 1927 | 75 846 „ |
| 1928 | 90 231 „ |
| 1929 | 70 435 „ |
| 1930 | 54 791 (1-a kvaronj.) |
La lasta oficiala statistiko certe estas erarmontra, ĉar jam tiutempe la tutlanda lab. unuiĝo estis detruita pro internaj politikaj bataloj inter komunistoj k socialdemokratoj. Ne malpli ol 8 fakaj unuiĝoj eksiĝis la tutlandan unuiĝon, poste la socialdemokrate tendencaj laboristoj fondis novan landampleksan unuiĝon kun, laŭ informoj, 21 000 membroj. Ni ne volas ĉi tie prijuĝi, kiuj inter la batalantoj estis plej kulpaj pri la disigo de l’ organizo. Ni nur konstatas fakton. Bedaŭrinde estas tamen, ke la Lappo-faŝistoj ne renkontis unuigite batalantan laboristan klason. Estas tiu kaŭzo, kiu faciligis la faŝistan venkon super la finlanda laboristaro.
Malsat-salajroj
La malbonaj organizaj kondiĉoj rezultigis ankaŭ salajran malaltigon. Ĉe multaj laborejoj la salajro pagata estas malaltega. Sekvantaj informoj pri salajroj en diversaj industrioj, kiujn ni havigis al ni dum nia vizito en Finlando el plene fidinda fonto, donas klaran bildon.
En la metalindustrio la faklaboristoj havas mezan salajron de 8,50 markoj¹ hore. Se oni enkalkulas la helpantojn, la salajro ne atingas pli ol 5—6 markojn hore. Dum la Lappo-periodo la salajroj malaltiĝis je ĉirkaŭe 10 %.
En la konstru-industrio la meza salajro por faklaboristoj estas 8 markoj hore, helplaboristoj ricevas 4—5 markojn. La tiu-industriaj salajroj malaltiĝis dum la Lappo-periodo je ĉirkaŭe 30 %. Pri tiu malaltiĝo kulpas ne nur la Lappo-potenco, sed ankaŭ la ekonomia krizo, kiu trafis tiun industrion.
En la teks-industrio viroj-faklaboristoj ricevas 5—6 markojn hore. La virinoj havas salajron de 2,20—2,30 mk. hore. Maŝinistoj, riparistoj kc. en la teksindustrio akiras hore ĉ. 8 markojn.
La laboristoj en la paperindustrio havas salajron, kiu superas tiun de l’ teks-industrio je ĉ. 10—15 %. Tio dependas de la pli bona situacio en tiu industrio. Tamen lastatempe la ekonomia krizo trafis ankaŭ la paperan industrion; tial oni antaŭvidas ankaŭ tie salajran malaltigon.
En nutraj-industrio viraj bakistoj estas pagataj per 410 mk. semajne. Virinoj ricevas 280 mk. en la sama tempo. Ambaŭ grupoj povas atendi plialtigon de l’ salajro. La konserv-laboristoj akiras 460 mk. semajne. La karamel-industrio, kiu plejparte okupas virinojn, pagas al ili ĉ. 120 mk. semajne.
La tramkondukistoj en Helsinko ricevas 2100 mk. monate. La konduktoroj (ĉefe virinoj) havas salajron de 900 mk. monate.
En supraj industrigrupoj ankaŭ popeca plipago estas enkalkulita tie, kie oni aplikas popecan laboron; ĉi tiu preskaŭ nenie estas aplikata. Sed la labortakto estas rapida kvazaŭ laŭ popeca laboro.
Por mizeruloj-senlaboruloj laboro estas aranĝita, sed ne por ĉiuj. En Helsinko tia laboro estas pagata per 3 markoj hore. En la kamparo la salajroj estas pli malaltaj.
La dirito povas esti sufiĉa. Nia raporto klare montras, ke la persekutataj finlandaj laboristoj bezonas fortan apogon, plej grave ekonomian de la alilandaj laboristoj. Ili vivas sub la plej teruraj cirkonstancoj, k se ne sufiĉa helpo venos al ili, estas supozeble, ke la finlanda laborista movado tute pereos k paraliziĝos dum multaj estontaj jaroj. Tio ne devas okazi; tial ni alvokas al ĉiu laboristo malgraŭ tendenca diferenco subteni per ĉiuj fortoj la kolektadon de mono, kiun aranĝis la Finlanda Komitato. Ĉiuj garantiaranĝoj estas jam prizorgitaj, kiuj ebligas al la Komitato disdoni la monon tie, kie ĝi estas pleje bezonata. Solidara helpo estas necesega, neevitebla en tiu okazo. La finlandaj klask-doj devas esti subtenataj.
Stokholmo, la 21-an de febr. 1931. La Komitato: John Andersson (sekretario de S. A. C.); G. Jönsson (ekspedisto de telegraf- k telefonlaborista unuiĝo).
Tradukis el sveda lingvo Adriano (17 053).
¹ 100 markoj finlandaj = ĉirkaŭe 2,5 dol.
Kiel la nuna ekonomia malviglo efikas sur la instruistan vivon en Japanio
La terura ekonomia malviglo kaŭzas senlaborulojn en diversspecaj fakoj de profesio k metio, jam ne parolante pri liberaj laboristoj. Ankaŭ inter instruistoj ĝi kaŭzas multajn malfacilaĵojn k kompromitas ilian ekonomian vivon.
Elementaj lernejoj
Pro la malfacila ekonomia stato de l’ vilaĝoj, la lernejoj subtenataj de vilaĝaj komunumoj multe suferas. Iuj vilaĝaj kasoj tute ne kapablas pagi salajron al instruistoj, kiuj jam sen tio estas sufiĉe mizeraj; la vilaĝaj kasoj ne havas sufiĉan enspezon, k tial ili povas pagi al siaj lernejinstruistoj ne pli ol duonon, trionon aŭ kvinonon de la salajro k iuj el ili eĉ neniom pagas dum monatoj. En urboj k en prosperaj vilaĝoj, la instruistoj ricevas sian plenan salajron k sufiĉe bonstate vivas.
En la distrikto de Tamba lastatempe okazis malĝojiga ridindaĵo. Iu vilaĝo estis en ekonomia krizo k ne povis plu havi estron en iu elementa lernejo, pro tio ke li dum multaj jaroj servis k ricevis sufiĉe bonan salajron. La vilaĝestro volis forigi la lernejestron for de lia lernejo, sed la lernejestro estis tre bona k klera homo, kiu havis la respekton k amon de la vilaĝanaro, k la vilaĝestro ne povis trovi ian motivon por forpeli lin. Li mem sciis, kiel taŭga li estas. Tamen la vilaĝa kaso estis tro malriĉa por daŭre dungi la lernejestron. La vilaĝestro ekpensis pri preteksto por lin forpeli. Li subaĉetis lernejserviston k igis lin ŝteli la fotografaĵon de la imperiestro el la lernejo.
Nu, en Japanio la foto de la imperiestro estas traktata kiel lia persono mem. En preskaŭ ĉiuj lernejoj estas la fotoj de la geimperiestroj, kiujn oni metas en speciale por ili konstruitajn loketojn en lernejoj, k tage k nokte instruistoj gardas ilin. Tiuj fotoj estas metataj sur altaĵojn en la tagoj de naciaj festoj, k de la estro ĝis la plej malgranda lernanto, ĉiuj kune respektsalutas antaŭ ili (imagu kiel en antikva Svisio Gesler metis, laŭ legendo, sian ĉapon sur stangon en placo, k ordonis, ke la popolo salutu ĝin). Laŭvice instruisto devas restadi la tutan tagon k tutan nokton en lernejo por gardi la foton, k eĉ dimanĉe, k eĉ dum libertempoj en somero k vintro, dejoranto ĉiutage k ĉiunokte restadas en la lernejo. Se io, ekzemple fajrego aŭ alia katastrofo okazos, tiam la dejoranta instruisto devas antaŭ ĉio kunporti la foton kun si por translokigi ĝin en sendanĝeran lokon.
Ne estas tre miriga afero en Japanio, ke dejoranta instruisto brulmortas kunportante la foton en fajrego; forportado en tia okazo ja estas la unua devo, k tia mortinto estas laŭdata kiel al sia devo plej fidela instruisto, kies morto estas solene funebrata de la oficistoj k
— paĝo 3 —
SENNACIULO 203
lernejanoj de la tuta urbo aŭ vilaĝo. Kontraŭe se, en ia okazo de katastrofo, instruisto dejoranta saviĝis mem k ne povis savi la foton, tiam li estas ege riproĉata de multaj flankoj kiel malfidela instruisto sentaŭga.
Nun en la lernejo, kie nia kompatinda estro servadis tiel multjare, la foto estis forŝtelita. En tia okazo la lernejestro estas ĉiam responda pri la okazintaĵo. La forpelo de nia fidela lernejestro for de lernejo, kie li servadis tiel sindone, estis rigardata kiel lia ĝusta merito pro tia gravega kulpo k tiu plej hontinda afero. La vilaĝestro nun libere spiris, ĉar li de nun povos uzi la monon (kiun li antaŭe devis doni al la lernejestro) por “pli urĝaj vilaĝaj bezonoj”, kiel la vilaĝaj konsilantoj pensis. La lastaj ne sciis la ruzaĵon de la vilaĝestro, kiu kompatis la lernejestron pro lia neatendita malfeliĉo, dum aliaj koleris je li pro lia senrespondeco kiel lernejestro. Sed ili unuanime sekrete ĝojis, ke ili ekhavis la monon por uzi por vilaĝa afero, kiu estis pli grava.
Tamen la esploro k ekzameno posta malkaŝis la aferon. La lernejservisto, kiu pro mono tiel senhonte perfidis sian bonan lernejestron, ne sin povis deteni, kiam demandita: li elkonfesis ĉion. Kaj nun trafis ilin la sorto. La vilaĝestro, kiu kondamnis la lernejestron, estas mem en katenoj. Tamen la legantoj devas scii, ke neniom da mono li por si mem uzis. La malsaĝa vilaĝestro penegis plenumi sian devon kiel estro en la vilaĝo, k por tion fari li bezonis monon; li estas “fripono” falinta en sian propran kaptilon.
Ankaŭ multaj liceoj, inter ili porknabinaj liceoj, ne restis ekster la influo de l’ ekonomia malviglo. En multaj tiaj liceoj subtenataj de grandaj urboj, gubernioj aŭ de la Departemento por publika edukado, aŭ de la Departemento de l’ Imperiestra Kortego, ja oni ne povas rekoni malfacilon ekonomian. Ne, en la tempo, kiam ĉiuj varoj malkariĝas, la salajro de la instruistoj en tiuj prosperaj lernejoj ne malpliiĝas; do ili nun havas pli bonan vivkondiĉon, k ne estas tre maloftaj faktoj, ke meze de tia malfacila tempo iuj el ili konstruas sian propran domon, aĉetas bienon aŭ ŝtatan obligacion.
Sed se ni turnos nian okulon al privataj liceoj k knabinliceoj, ni trovas timigan kontraston. Inter privataj mezlernejoj nur tiuj, kiuj estas subtenataj de l’ burĝaro aŭ alilanda kapitalo (kristanaj lernejoj, kiuj ricevas subtenon de francaj katolikoj k usonaj protestantoj) ĝuas tiel bonan staton kiel la supre menciitaj registaraj mezlernejoj. Sed en multaj privataj lernejoj, kie la honorario de la lernantoj estas la sola enspezo, tie la ekonomia stato estas tre malbona. En tiuj lernejoj la salajro de l’ instruistoj estas terure malalta eĉ en ordinara tempo, k la nombro da lernantoj ne estas tre granda. En tiuj ĉi 2—3 jaroj, jam kelkaj mezlernejoj privataj fermiĝis pro ekonomiaj malfaciloj, aŭ en iuj lernejoj la nombro da klasoj malpliiĝis, kelkdek instruistoj perdis sian okupon. En februaro registaraj k privataj lernejoj varbis novajn lernantojn, kiuj enklasiĝos en aprilo. En iuj registaraj, kristanaj k burĝaj mezlernejoj jam oni anoncas, ke varbitoj estas pli multaj ol la nombro da akceptotoj. En kelkaj lernejoj la varbitoj estas kelkoble pli multaj ol la akceptota nombro. Tamen multaj privataj mezlernejoj ne povas havi varbitojn; multaj el ili atendas tiujn, kiuj malsukcesis eniri en “pli bonaj lernejoj” k tial ili varbas en la fino de marto aŭ eĉ en aprilo, kiam “pli bonaj lernejoj” jam komencas sian lecionon. Sed nun la ekonomia krizo tiel minacas ilin, ke ili ne povas havi multan esperon eĉ post marto. Ĉar iuj el la knabinlernejoj jam en 1930 povis havi nur 20 aŭ 25 varbitojn, dum ili varbis 100 aŭ 150 novajn lernantojn. Nun multaj lernejestroj el tiuj privataj lernejoj dissendas instruistojn al elementaj lernejoj por propagandi pri siaj lernejoj.
(Finota.) Sennaciulino en Japanio.
SENLABORECA ASEKURO
En Usono, kie ankoraŭ preskaŭ ne ekzistas ia leĝa senlaboreca asekuro, multaj personoj agadas, por ke la ŝtato faru ion por la senlaboruloj. La proponantojn de tia leĝo oni povas dividi je tri grupoj: Unua, la t. n. filantropoj, kiuj kortuŝitaj pro la grandega sufero de l’ senlaboruloj urĝas la leĝofarantojn ion fari por la plej trafitaj familioj. Dua, la ekonomiistoj, kiuj traktas la problemon laŭ kvazaŭ-scienca maniero k argumentas, ke estas tre valora por la industrio, se dum senlaboreco la laboristoj ricevu ian subtenon, por ke malsato k mizero ne malfortigu ilin. Se la laboristo returnas sin al la laboro, poste li devas esti forta k lerta, ĉar tio estas en la intereso de l’ industrio. Tiuj ekonomiistoj nomas sian metodon “konservado de homa materialo”.
La tria grupo favoras leĝan senlaborecan asekuron, ĉar ĝiaj reprezentantoj timas, ke se la ŝtato ne zorgas pri siaj senlaboruloj, tiam ili eble ribelos aŭ faros revolucion.
Tiuj tri grupoj tre bone komprenas la danĝeron, kiu kuŝas en senlaboreco por la kapitalista klaso. Konservi tiun ĉi klason k produktadsistemon, estas ilia ĉefa intereso, k pro tio kapitalistaj filantropoj, ekonomiistoj k sociologoj treege estimas tian leĝon.
Ŝtata soci-asekuro konservas la “homan materialon”, mortigas la revolucian spiriton k ebligas al la kapitalista sistemo pli longan vivdaŭron. En Germanio k Anglio senlaborecaj asekurleĝoj ekzistas jam delonge. Antaŭ kelka tempo Lojd Ĝorĝ (Lloyd George), angla ĉefministro dummilita, diris, ke se ne ekzistus en Anglio tiuj leĝoj, en Anglio jam antaŭ pluraj jaroj estus okazinta la revolucio. La prudentaj kapitalistoj en Usono ofte ripetas tiujn vortojn de Lojd Ĝorĝ en siaj kunvenoj por konvinki obstinulojn pri la saĝo doni prefere iom nun anstataŭ ol perdi ĉion poste.
Se estus vere, ke en Anglio k Germanio la laboristoj ricevas sufiĉan senlaborecan subtenon, kiu ebligas al ili vivi kiel homoj, tiuokaze ŝtata asekuro allogus ankaŭ la usonajn laboristojn. Sed tio ne estas vera. Eĉ se la germana k angla laboristo laboras, li ne perlaboras sufiĉe por kovri ĉiujn neprajn vivbezonojn. La mono, kiun la laboristo ricevas, se li estas senlabora, prezentas nur ⅓ aŭ ½ de sia meza salajro. Tiel ne estas malfacile por kompreni, ke la ricevita sumo tute ne sufiĉas.
Ŝajnas al mi, ke la kapitalistoj en Germanio k Anglio povas esti pli dankaj, ke tiuj leĝoj ekzistas, ol la laboristoj. Tiel longe kiel kapitalismo ekzistos, la laboristoj devos malsati, ĉar nur per malsato povas la mastro ekspluati la sklavon. Ne ekzistas solvo de la senlaboreca problemo en la kadro de la kapitalisma produktadsistemo. Klarigado pri tiu ĉi fakto estas la tasko de l’ socialistoj.
Senlaboreca asekuro en Germanio k Anglio estas fiasko, k ĉiam estos fiasko, tiel longe, kiel kapitalismo ekzistos. Dum senlaboreco la laboristoj kutimiĝas vivi eĉ pli mizere ol kiam ili laboras. Ili kutimiĝas al pli malalta vivnormo anstataŭ batali por pli bonaj
[REKLAMO p.3] Ne pensu kiam estos tro malfrue pri tio atentigi novajn esperantistojn pri la ĉiusemajna legaĵo de l’ proleta esp-isto — “S-ulo”. Ankaŭ ¼-jaraj abonoj estas akceptataj. Nomojn k adresojn de varbitoj sendu kun indiko “Varbkonkurso al “S-ulo””, samtempe kun la pago, al Administrejo de SAT en Lajpcig, k vi ricevos post kelkaj monatoj belan rekompencon!
— paĝo 4 —
204 SENNACIULO
salajroj. Kaj tiam ne estas mirinde, ke la salajroj restas malaltaj.
La espero, ke la ŝtato plibonigos la soci-progresajn leĝojn, estas granda danĝero por la laborista klaso. Ĉu la laboristoj neniam komprenos, ke sociaj reformoj estas ĉiam pli valoraj por la kapitalistoj ol la laboristoj? Ne estas profite por ni daŭrigi la vivon de la kapitalismo. Estas nia tasko forigi ĝin. Estas iluzio troestimi la valoron de socireformoj, k tial ni ne devas esperi gajni ion per ili.
Konstanta batalo por plimallongigo de l’ laborhoroj k pli altaj salajroj estas la nuro farebla. Kial la laboristo ne volas aŭ timas batali kontraŭ la kapitalismo? Tial li ankaŭ meritas nenion alian ol malsati k suferi. Kial senlaboreco? Ĉar ekzistas kapitalismo! Ĉu tio ne estas simpla?
G. J. Kroes (10 472), Novjorko.
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Laboristaro k kontraŭfremdula agitado en Francio
De kiam montriĝis la unuaj reefikoj de l’ tutmonda ekonomia krizo en Francio k senlaboreco fariĝis atentinda problemo, ekaperis signoj plifortigitaj pri fremdul-malamo inter la proletoj mem. Kaj tiuj signoj eĉ rimarkiĝas en revoluciaj laboristaj organizoj, kiuj subtaksas la signifon de l’ batalo kontraŭ la ŝovinismo en la laborista klaso. La fremdaj laboristoj ne nur estas malafablege traktataj, eĉ insultataj en la laborejo de l’ mastro, submastro k ĉeflaboristo, same ĉe la publikaj entreprenoj (transportiloj, dungoficejoj, poŝtotelegrafejoj, policejoj ktp.), sed ili eĉ ne ricevas ĉiam en la lab. kunvenoj k manifestacioj la fratan akcepton, kiu altirus ilin en la lab. organizojn. Kiam ili permesas al si kritikojn, okazas, ke eĉ membroj de revoluciaj organizoj diras al ili rekte en la vizaĝon, ke ili politikumu . . . en sia lando!
Jam en la lernejo la franca lab. infano ekscias, ke ĉie en la mondo regas bruta diktatoreco, de bandaĉo aŭ de partio, k ke nur Francio havas noblan k grandaniman konduton: la lando de l’ revolucio de 1789, de l’ demokratio, de l’ homaj k civitanaj rajtoj, de l’ azilrajto k gastigemo al politikaj elmigrintoj. Ankaŭ similon oni legas konstante en la burĝa gazetaro. Kaj hodiaŭ oni aldonas tiun argumenton: “ĉio estus malpli kara en nia riĉa lando, se la fremduloj estus forpelitaj, kiuj rifuĝintaj de sialandaj tribunaloj vivas libere ĉe ni.” La gazetaro provas kredigi ankaŭ, ke preskaŭ ĉiuj ŝteloj k krimoj estas ŝuldataj al la fremduloj; ĉe politikaj manifestacioj oni arestas la alilandajn K-dojn, kio donas okazon al la gazetaro postuli severan “purigon” kontraŭ tiuj, kiuj “forpelitaj el siaj landoj preparas ribelojn k revolucion en Francio”. La burĝaro tiele laŭgrade sukcesas krei ŝovinisman spiritostaton ĉe la laboristaro mem, el kiu la plej malgranda parto komprenas la verajn kaŭzojn de l’ nuna krizo.
M. P.
[REKLAMO p.4] Aĉetu k aĉetigu NI LEGU! de Brunulo, la ŝatata Legolibro de l’ SAT-anoj, kies 3-a eldono korektita, reviziita, ilustrita, bele kartonita, devus troviĝi en la manoj de ĉiu perfektiĝanta esperantisto. 112 paĝoj, 12×17 cm, Pr. 1 mk.g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.)
Sindikata propagando per filmoj
Du propagandaj filmoj eldonitaj de l’ holandaj sindikatoj estis prezentataj je 24. februaro en la popoldomo de Bruselo (Belgio). Unu el ili “Ŝtalpugnoj”, estas kreita komisie de l’ Metalurgista Centro, la alia, “Triumfo”, okaze de l’ 25-jara datreveno de l’ holanda sindikat-konfederacio. Du kunlaborantoj de l’ socialista jurnalo “La Popolo” (Het Volk) redaktis la scenaĵon. La aktoroj estas laboristoj ĉe laboro, batalo k ripozo. La filmo “Triumfo” montras la kontraston inter la laboristoj antaŭ 25 jaroj k hodiaŭ, tion, kio estas akirita per 25 jaroj da batalo (lab. libertempoj, maljunul-pensioj, sociaj leĝoj ktp.). En “Ŝtalpugnoj” estas priskribita la vivo de l’ metallaboristoj.
Ppl.
La problemo de l’ senlaboreco k salajraj reduktoj en Germanio
La Komitato de l’ Ĝenerala Sindikata Konfederacio Germania esprimis sin per rezolucio por la kvintaga semajno aŭ 40 laborhoroj, kun la celo redukti la senlaborecon. — En la tuta lando la laboristoj kontraŭstaras al la malpliigo de siaj salajroj. Malgraŭ la granda nombro da senlaboruloj pluraj teks-fabrikoj en Saksio estas paralizitaj sekve de striko, ĉar la laboristoj rifuzas akcepti la salajr-malpliigon.
St.
Laborista mizero en Hispanio
La urbestraro de Madrid konsentis krediton de 8000 pesetoj por la familioj de l’ viktimoj de la lastdecembra revolucia movado. En Madrid k Logrono okazis agititaj kunvenoj por la liberigo de l’ politikaj malliberuloj kun minacoj kontraŭ la estraroj, se la liberigo ne estus elakirita. En Andaluzio pli ol centmil terkulturistoj estas senlaboraj, t. e. 12 % de l’ laborista loĝantaro.
J. P.
Tagoj el mia fraŭla vivo
Mi naskiĝis en malbelega k malnovega domaĉo, kiu staras apud arbaro en la plej malriĉa k preskaŭ sovaĝa angulo de Limuza regiono, troviĝanta en centro de Francio. Tie depost jarcentoj miaj gepatroj, avoj k praavoj kulturis vastan terbienon kiel duonposedantoj¹. Kompreneble devante fordoni la duonon el siaj produktoj ili ĉiam vivis en la plej malbonaj kondiĉoj, preskaŭ kiel primitivaj homoj, dum la riĉa bienulo (nobelaĉo) en luksa palaco ĝuis preskaŭ paradizan vivon.
En tiu mizera atmosfero, inter la dorlotado de l’ bonaj geavoj k la kanto de la birdoj, mi pasigis miajn unuajn k feliĉajn tagojn. Sed iunokte mi vekiĝis subite! Kio okazis? mi ekaŭdis plendojn k plorojn. Kia dramo! Veninte de foiro riĉa veturigisto kaŭzis per akcidento la morton de mia patro. Nun antaŭ kadavro vidvino k kvin infanoj ploregis; en la domaĉo ne estis mono k baldaŭ mankis ankaŭ pano.
Mi estis dekjarulo, kiam mi prenis saketon sur la dorson k vagis de pordo al pordo almozpetante pecon da pano. Iun tagon mi renkontis kompatemajn homojn, kiuj laŭ mia peto havigis al mi laboron, k de tiu momento mi estis laboristo . . . Dek jaroj pasis; en mezo de tiu bona naturo mi grandiĝis kiel sovaĝa vegetaĵo. Sed antaŭ mi ekestis nova dramo! Ĉie oni aŭdis sonorilojn; ĉie oni vidis larmojn, ĉar eksplodis la milito! La registaro, kiu forgesis min dum mia mizera juneco, tamen nun ekkaptis k pelis min al la limo.
Dum tri jaroj mi pasigis la vivon en kotaj tranĉeoj, kie la du ŝafaroj ambaŭflanke subteriĝis, mortigis unu la alian. En miaj brakoj ofte mi premis mortvunditajn amikojn, viŝante fluantan sangon k aŭdante iliajn lastajn parolojn k ĝemojn. Sed iun tagon en mezo de kanontondrado mi ankaŭ fermis la okulojn k vekiĝis nur en malsanulejo. Post du jaroj da kuracado mi revenis hejmen per du lambastonoj. Mi estis 25-jara.
*
Post reedukado en mia malgranda vilaĝo, mi fariĝis ŝufaristo, k sola en mia malluksega kabano mi ofte enuis. Kiom mi bedaŭris ne povi legi, ĉar
¹ Terkulturistoj prilaborantaj bienon, kies produktoj je duono apartenas al la bienposedanto.
— paĝo 5 —
neniam ĉeestinte la lernejon mi estis analfabeto! Tamen iam cerbumante mi pensis pri venontaj tempoj. Ĉu mi devas resti sola kiel vulpo en sia truo, aŭ ĉu mi devas edziĝi? Ĉu vere mi rajtas elekti edzinon, kiu eble naskos al mi idojn, kiuj certe fariĝos laborbestoj por riĉuloj aŭ karnputraĵo en venonta milito? En mia spirito voĉo respondis: ne! Tamen ĝisvespere mi pensis pri tiu stranga afero. Kial estas riĉaj k feliĉaj homoj, dum aliaj estas tiom malfeliĉaj? Tion mi ne povis kompreni. Tial en mia cerbo ekbrilis lumradio k post vespermanĝo mi iris al instruisto k petis lernolibrojn, por instrui min. Levante la ŝultrojn, la bonulo respondis: Sole mi dubas, ke vi sukcesos.
Post tiu tago mi aranĝis apartan vivon: 8 horojn mi laboris, 2 horojn ripozis k 4 horojn lernis. Mi studis francan lingvon k sociajn temojn; kiel arton mi elektis la muzikon. Post 5 jaroj da lernado la urbestro en Miale (Miallet) petis min gvidi urbfanfaron. Kiel muzikisto mi jam estis internaciisto.
Sed iutage, en majo 1927, leginte laboristan gazeton mi ekvidis: “Esperanto — lingvo internacia”. Tuj mi petis klarigojn al K-do Glodo, k post ses monatoj mi fariĝis SAT-ano, LEA-ano k abonis “S-ulo”n. Mi certe trovis la rektan vojon, k mi bone konscias, ke mi ne plu estas la sama homo kiel antaŭe. Efektive se materie mi vivas plue en ĝisnunaj kondiĉoj, se mi estas devigata perforte akcepti senmurmure la burĝan leĝaron, spirite mi jam vivas en nova mondo. Mi ne plu vidas limojn nek lingvobarojn; mi estas nova homo k nur nun mi rajtas edziĝi. Sed ĉu tiu edzino devas esti ordinara virino? Tute ne. Tamen ŝi ne bezonas havi ĉiujn kvalitojn, kiujn postulis de ŝi K-do Kozako en iu tre kontraŭdirita artikolo aperinta en “S-ulo”. Ŝi devas nur esti vera SAT-anino, virino kiu naskas al mi idojn, vagontajn tra la mondo, klerigante aliajn homojn, sciigante novajn ideojn k starigante novan mondon, kie la paradizo ne estas en la ĉielo aŭ malantaŭ la tombejo, sed male estas lokita surtere, k ni vivas en ĝi inter la naskiĝo k la morto.
J. V. (11 774).
Necesas objektiveco!
Ni mem ne povas kontroli de ĉi tie, ĉu la artikoloj, kiujn oni sendas al ni, estas verkitaj laŭvere.
La raporto, pri kiu temas en sekvanta letero, aperis en n-oj 327, 330, 332 k 333 k estis originale verkita de SAT-ano. Red.
“… La finita raporto publikigita en “S-ulo” sub la titolo “Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ” estas granda trompaĵo. Legante tiajn aĵojn, mi demandas al mi mem, ĉu la pli multaj raportoj en via gazeto eble estas tiaspecaj. Se la ceteraj informantoj ne estas pli veremaj, via organo bedaŭrinde rezulte trompas la legantojn. La dirita raporto estas ĉeno el rakontoj de sonĝanto. Ĉio estas fantazio k imagado …”
“Madrido, …… Fel. Martin.”
Diverskoloraj okulvitroj
J. Burger (601).
Foje mi kun du amikoj iris dum somera tag’ tra herbejoj k erikoj ĝis la bord’ de bela lag’. “Restu ni, ĉar tie ĉi ĝusta loko por ni tri ĉe la flor’ en blukolor’!” diris mi kun grandfervor’.
“Tiu flor’ kun bonodoro” kontraŭdiris nun kunul’, “estas verda de koloro; ŝajne trompas vin okul’!” Tria kriis tuj el ni: “Vi jam estas en ebri’; la kolor’ de tiu flor’ estas flava kiel or’!”
Inter ni disput’ estiĝis pri kolor’ de floro nur. Stratobub’ alproksimiĝis netuŝita de l’ kultur’. Tuj pri ni laŭtridis li, diris eĉ kun ironi’: “Je honor’, — jen blanka flor’, nur: okulovitrojn for!”
Okulvitroj politikaj: malutil’ por proletar’! Fratbataloj fanatikaj, sed nenie solidar’. Tial nuna ĉeflabor’ estu: Disigaĵojn for! Por la unueca front’! Por pli bela homestont’!
MI VOLAS SCII…
Respondo al K-do 8384
La demando, al kiu respondas ĉi tiu K-do, aperis en n-o 321, t. e. antaŭ 4 monatoj; plie la respondinto fakte ne respondas la demandon*. Ni tamen konigas resume k mildigite lian skribaĵon. — Red.
Laŭ mi plej multaj socialdemokratoj meritas esti nomataj “socialfaŝistoj”. En Bulgario ekz. la sola socialdemokrata ĵurnalo “Narod” ĉiurimede penas kalumnii Sovetion k laŭdas la ĉi tiean faŝistan registaron. Niaj socialdemokratoj konsideris la proponon de komunistaj parlamentanoj doni al senlaboruloj 100 milionojn da levoj, kiel provokon; en 1923 la soc. dem. partio subtenis la policon en ĝia agado kontraŭ la ribelantaj laboristoj. Alilande — Makdonald pafmortigas ribelantajn naciistojn en Hindio k duobligis dum sia regado la senlaborulan nombron. En Germanio iuj soc.-demokratoj kune kun la polico dispelis strikantajn ministojn antaŭ nelonge. Konklude: la soc.-dem. partioj sub masko de paco, senrevolucia plibonigo de l’ proleta vivo kaŝas ofte sian reformismon, oportunismon k kontraŭlaboristecon. Ĉi-dirito ne rilatas klaskonsciajn socialdem. laboristojn, sed pleje partigvidantojn k burokratojn-karieristojn, kiuj abundas en tiuj partioj. Tamen estas multaj esceptoj, kiel Vanderveld, kiu tre bone parolis pri Sovetio, k “Ĉiutaga Heroldo” (Daily Herald) en Anglio, kiu ofte aperigas favorajn artikolojn pri Sovetio k. a. Miaj diroj ne estas akuzo, sed nur konstato.
16 988 (Bulgario).
* K-do 8384 demandis, kion signifas la vorto “faŝisto” aŭ “social-faŝisto”, atentigante, ke en Germanio la tielnomataj “faŝistoj” (naci-socialistoj) akre batalas kontraŭ la socialdemokrata partio.
Por nia medito
La katolika religio estas instrukcio pri almozpetado je la paradizo; estus ja tro maloportune ĝin meriti. La pastroj estas la perantoj por tiu almozpetado.
Ŝopenhaŭer (Schopenhauer).
La aliaj partoj de l’ mondo havas simiojn; Eŭropo havas francojn. Tio kompensas.
Ŝopenhaŭer.
POR NIA DISTRO
Ne modelo
Hundodresisto iam prezentis hundon, antaŭ Mark Tŭen (Twain), pri kiu li estis eksterordinare fiera.
“Kiam mi diras al la hundo: saltu trans la fosaĵon”, li klarigis, “tiam ĝi saltas k kiam mi ordonas al ĝi: manĝu bananon — ĝi abomenas ilin — tiam ĝi formanĝas ĝin! k kiam mi metas ok kolbasojn antaŭ ĝian nazon k avertas: Ne ektuŝu! tiam ĝi lasas ilin kuŝi k eĉ se ĝi malsatus ĝis morto!”
“Hm”, faris Mark Tŭen, “mi ĉiam tre multe ametis hundojn, sed nun mi ekkonas, ke inter ili estas ĝuste samaj besto-malsaĝuloj, kiaj estas inter la homoj.”
[REKLAMO p.5] Belega romano! JACK LONDON — LA FERA KALKANUMO — Tradukita el la angla de G. Saville. 368 paĝoj. Formato 12×18 cm. Prezo 2,60 mk. g., (bindita 3,50 mk. g.) Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, aŭ Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.
[BILDO p.5 | 62,90,68,96] Nigra kvinpinta stelo apud la reklamo.
— paĝo 6 —
[BILDO p.6 | 8,7,96,18] Kaplinio de la junulara paĝo: du kvinpintaj steloj kun la literoj SAT, ĉe ĉiu flanko flugilhava kuranta figuro; inter ili la granda titolo «JUNULARA-PAĜO»; subskribo «SAMBS».
JUNULARA-PAĜO
SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.
Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstr. 14 Neckarsulm (Germanio).
Scio aŭ volo?
(Fino. Vd. n-on 334.)
La laboristaro ne bezonas leksikonulojn, sed klasbatalantojn. Certe tiuj ankaŭ devas posedi scion, mi jam diris. Por tio la popol-altlernejoj faras utilan laboron. Sed ili preterlasas, eduki al esplora pripensado, al juĝkapablo; tio signifas: eduko al kapablo: esploradi faktojn, neinfluite de iu teorio, de iu antaŭjuĝo; eduko al sendependa pripensado, kiaj ajn konkludoj k precipe, kiaj ajn decidoj rezultas el tia esplorado. Juĝkapablo estas necesa eco de revoluciulo, de laborista gvidanto.
Sed la juĝkapablo estas senvalora, se ne ekzistas la volo efektivigi la ekkonon. Ni do vidas, ke la opoziciaj socialdemokratoj en Germanio (en aliaj ŝtatoj estas ja tute simile) plej ofte analizas trafe la situacion, tamen ĉiam, se temas pri decido, parolas “jes-ne”. Tio havas kiel efikon, ke la reformistoj gvidas la laboristaron de malvenko al malvenko. Do, la revolucia estro bezonas ne nur juĝkapablon k scion, sed ĉefe karakteron. Tiun oni ne povas lerni nek instrui, sed oni povas ĝin ekzerci k plifortigi — ne per duonjara kurso, sed nur per persista eduka laboro ĉe si mem k ĉe siaj K-doj. Tiu laboro estu la tasko de l’ revolucia junularo, de junularo inda esti avangardo de l’ proletaro.
Al la rusa junularo Lenin ne rekomendis librojn k broŝurojn, sed li konsilis bonstatigi legomĝardenojn, zorgi pri puro en laborejo k hejmo, instrui skribon al analfabetoj. Tio signifas: komenci per la plej simplaj, flankaj aferoj, lerni: esti preciza, orda, fidinda, fidele plenumi promeson, igi sian propran vivon socialista. Estas malfacila tasko, sed estas tasko, kiun povas plenumi ĉiu juna socialisto, ĉiu grupeto da ili. Do, ni ne postulu grandioze agitadon, sed disdonu k vendu mem la agit-materialon de nia movado. Ni venu akurate al niaj kunvenoj, ni plenumu precize la funkciojn donitajn al ni, anstataŭ plendi pri malbona traktado fare de la aliaj. Ni ne moku pri “burĝeco”, dum ni mem agas laŭ burĝaj kutimoj; ni forĵetu tiujn. Ni ne ekspluatu niajn edzinojn, infanojn k pli junajn K-dojn. Ni batalu kontraŭ niaj ekspluatantoj per eksiĝo el eklezio, per alkohol-abstinenco, do, per rimedoj, kiujn ni povas efektivigi senprokraste. Ni ne babilaĉu, sed agu! Nur per tia mem-eduko estos hardata la decidemo agi revolucie, estiĝos la fera volo, venki ĉiujn malfacilaĵojn, ĉiujn personajn malviglojn, ĝis
“ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro.”
16 900.
Dumferia interŝanĝo
Kursanoj de Gross-Ottersleben, Bez. Magdeburg, Germanio, estas pretaj gastigi kelkajn eksterlandajn Ge-k-dojn, precipe junajn. Dum 8 tagoj ili ricevos senkoste loĝon k manĝon. Kondiĉo: antaŭe interkonatiĝi perletere. Skribu al Francisko Moravec, Gross-Ottersleben, Bez. Magdeburg, Germ. (14 624).
K-do Moravec prezentas demandon: “Antaŭe necesas klarigi, kio estas junularo?! Ĉu la fiziologie junaj K-doj aŭ ankaŭ la maljunuloj, sed junaj en koro ktp.? La laborkondiĉoj, kompreneble ankaŭ la celoj, estas por ambaŭ tre diversaj.” Mi atendas respondajn artikoletojn ĉi-temajn por enmeto en “J. P.”
A. S.
LA SEKSA PROBLEMO
La junularo devas en ĉiuj tempoj venki la mondon! Tio estas simpla konsekvenco de la evoluo k la cirkulado de la generacioj. Sed la nuntempa laborista junularo devas per duobla maniero venki la mondon, ĉar samtempe ĝi devas venki la socion al la socialismo. Estas granda k malfacila tasko, kiun la historia evoluo metis sur la ŝultrojn de la laborista klaso, sed estas samtempe bela k grandioza tasko, kiu tiel estas donita al la kreskanta junularo!
La junularo laborista devas esti revolucia laŭ la plej bona senco de la vorto! Ĝi ne devas aprobi la malnovajn aŭtoritatojn. Ĉiuj tradiciaj ideoj devas esti provataj k akurate esplorataj, ili neniam devas senkritike esti aprobataj nur pro tio, ke ili estas transdonitaj de la antaŭa generacio. Per tio ne estas dirite, ke ĉio malnova devas esti forigata k ĉio nova senkritike rekonata — kontraŭe! Ĉiujn ideojn malnovajn kiel ankaŭ novajn oni devas konsideri k esplori, ĉu ili estas konformaj al la interesoj k celoj de la laborista klaso k socialismo.
Tiel estas ankaŭ rilate la seksan demandon. La tuta tradicia stato en la seksaj problemoj, la tuta seksmoralo, kiu konstante valoras por la nuntempa socio, devenas el socioformoj, kiuj antaŭ longe malaperis, kiujn la kapitalista sociarango jam de longa tempo renversis. La kapitalismo, kiu alie supren-malsupren turnis multajn perceptojn k en multaj kampoj, kiu kreis novan moralon konforman al la regantaj sociostatoj, nur en malalta grado provis krei novajn ideojn sur ĉi tiu kampo. Ĉi tie regas laŭteorie ankoraŭ la tradicioj de la kristana eklezio, k ofte tiuj de mezepokaj eklezioj. En praktiko estas neeble sekvi ĉi tiujn tradiciojn, ĉar la sociaj statoj ŝanĝis karakteron. La seksa moralo de l’ eklezio ankoraŭ sin plene apogas sur la vira absoluta superrego je la virino, k al la sankto de la edzeco kiel dia institucio. Tiam la virino fakte estis obeema sklavo de la viro, k preskaŭ ĉiuj maturaj homoj vivis en edzeco. La lasta jarcento plene ŝanĝis la socian staton de la virino k liberigis ŝin en tia grado k amplekso, kiun oni antaŭ 100 jaroj tute ne povis imagi. La ekonomiaj statoj kaŭzas, ke nur la duono aŭ malpli de la seksmaturaj homoj povas vivi en edzeco. Kompreneble seksmoralo, kiu estiĝis en tute aliaj kondiĉoj, ne povas nuntempe esti sukcese konservata. Sed ĉar ĝi konstante estas teorie rekonata, malkonsento inter teorio k praktiko estas sekvo, kiu devige kaŭzas la senliman hipokritadon, kiun oni ĉie renkontas en la nuntempa socio.
Laborista junularo tute ne havas intereson preni sur sin la tradiciajn ideojn de la prapatroj en tiu punkto, — kontraŭe! Estas necese krei tute novajn ideojn, kiuj estas konformaj al la nuntempaj vivkondiĉoj k al la ĉeftasko de la laborista klaso — konduki la socialismon al venko. En socialisma socio la viro k la virino devas tute egaliĝi. La superrego de unu sekso super la alia devas malaperi samtempe kun la superrego de unu klaso super la alia. La klasa diferenco povas esti plene forigata. La seksa diferenco ne povas esti forigata, ĉar ĝi estas destinita de la naturo. Tamen la socia diferenco povas k devas plene malaperi! Sed la laborista junularo, kiu alcelas ĉi-tiun idealon, sekve devas provi efektivigi tion interne de siaj propraj vicoj tiom am-
— paĝo 7 —
plekse kiom eblas. La duoblan moralon, kiu ankoraŭ estas “bona latino” en la burĝa socio, oni devas akre kontraŭbatali. Tio tute ne okazas en la nuntempa laborista klaso. La malnovaj ideoj fiksiĝis en la sango de pliaĝuloj de la klaso laborista. Sed ĉi tie la junularo devas reordigi. Ĝi havas la kondiĉojn por tio. La gejunuloj de la klaso laborista kreskas kune kiel kamaradoj en laborejo, en organizoj, en sporto. La nova kamarada spirito, kiu ekkreskas en la rilato inter la seksoj, havas la plej bonajn kondiĉojn en la laborista junularo. Ĉiu honorama juna laboristo k laboristino devas konsciiĝi pri tio.
(Finota.)
J. H. Leunbach (15 076).
TRA ESPERANTIO
NIAJ KONGRESOJ
La jaraj kunvenoj ludas gravan rolon en nia movado. Konsciante, ke mi ne diris ion novan, mi tamen kuraĝas peti iom da spaco en “S-ulo” por atentigi la SAT-anaron pri tiu fakto. La kunesto kun fervoraj K-doj, la interŝanĝado de opinioj vekas en ni nekonitan entuziasmon. La interna forto kreskas ĉe individuo k asocio. En la fino de la kongreso ĉiu sentas la malgajon de la adiaŭo. Ĝi atestas pri la karo de la kunesto. Estas kvazaŭ malnovaj, intimaj amikoj disiras, kvankam ni preskaŭ ne konas unuj la aliajn, apenaŭ la nomojn. La konsolo tamen ne mankas. Ĝi memkompreneble troviĝas en la laboro. Fortigitaj per entuziasmo, rekompencitaj por nia tutjara penado per mallonga estado en kvazaŭ utopia, internacia “laborulujo”, armitaj per novaj faktoj, ni deziras ekagi por la emancipo de nia klaso.
Internen la sukceso de la kongreso estas fakto. Eksteren ĝi povas esti tia, se ni atentas pri jeno. La nombro da partoprenantoj ne estas la ĉefaĵo. Pli grava estas la kiel eble plej granda internacieco de la kongreso. Pro tio mi petas konsideri la eblon venigi el ĉiu lando, en kiu SAT havas membrojn, almenaŭ unu K-don. Al tiu kvazaŭa reprezentanto liaj samland(urb)anoj finance ebligu veni. Sed ne forgesu interrilatigi lin kun la redakcio de laborista ĵurnalo. Kiam en iu ajn loko en la mondo la SAT-anaro per siaj kunvenoj donas la nerefuteblan pruvon, ke diversnacia laboristaro bone povas interkompreniĝi, tiam en la aliaj lokoj la gazetoj atestu pri tio per artikoloj, kiuj iagrade sentigas la ardon, kiu karakterizas niajn kongresojn.
14 593.
EL NEDERLANDO
Priesp-aj proponoj en la kongreso de l’nederl. Soc.-Dem. Partio
Jam en la jaro 1928 estis prezentitaj al la kongreso de la Social-Demokrata Lab. Partio (S. D. A. P.) proponoj celantaj la esploron pri utiligo de esp-o por la movado k uzado ĝia en la internaciaj kunvenoj, krom proponoj enmeti en la lab. gazetaro regulan rubrikon pri k per esp-o. La kongreso decidis komisii la Instituton por laborista klerigo (I. v. A. O.) esplori k raporti pri ĝi. En la jaroj 1929 k 1930 la proponoj denove estis prezentitaj, k la I. v. A. O. sukcesis finpritrakti k prezenti sian raporton en la fino de 1930.
Ĉi tiu raporto estas eldonita kiel broŝuro de la presejo “Arbeiderspers” (Laborist-presejo) k estas pritraktota en la nuna kongreso de l’ Partio, okazonta je la 5-a k 6-a de aprilo.
La raporto mem esprimas favoron al esp-o, tamen ĝi estas kunmetita de ne-esp-istoj, tion ĉiu lab. esp-isto tuj povas konstati. Ke ĝi malgraŭ tio favoras al esp-o, esprimas la supervaloron de esp-o. Ĝi, bedaŭrinde, ne estas tiel aktuala, kiel ĝi povus esti, k mankas al ĝi raportaĵoj, kiujn ni nepre dezirus menciitaj en ĝi. Pri la holanda esp. laborista movado ĝi nur enhavas malmulte; pri SAT ĝi pli detale raportas, tamen ĝi ne montras perspektivojn. Daŭrigon de la nuna situacio ĝi opinias bona k plenumon de la proponoj efektivigebla. En la okazinta kunveno de l’ parti-konsilantaro, kelkaj anoj esprimis sian opinion pri esp-o k pri la raporto, du el ili malfavore, kelkaj aliaj favore.
La kunveno konklude sciis kiel agi laŭ la deziresprimoj k decidis doni “ŝancon” al esp-o en la kongreso. Ni jam sukcesis akiri promeson de la ĉefredaktoro de l’ laborista gazeto “Het Volk” akcepti artikoletojn pri tiu temo en la nomita gazeto, kiuj baldaŭ aperos. K-doj, sendu viajn favorajn dezir-esprimojn pri la proponoj multnombre al la sekretariejo de la Social-Demokrata Lab. Partio (Social-Demokratische Arbeiders Party —). Adreso: Al la kongreso de la S. D. A. P., Tesselschadestraat 31, Amsterdam, Holando. Instigu al favora akcepto de la proponoj, montru vian internacian solidaron! Akcepto de la proponoj antaŭenpuŝos nian movadon. Tial konvinku la kongreson pri nia internacia povo! Ne prokrastu, skribu tuj!!
SAT-ano 13 606, Amsterdam.
La Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo (sekr-ejo: Jan van Galenstr. 251-2, Amsterdam-W) sciigas, ke ĝia 16-a Kongreso okazos la 12-an de aprilo 1931 en Roterdamo en “Het gouden Hoofd” (Zeevischmarkt hoek het Hang). Ĝi estas la jubilea kongreso okaze de ĝia 20-jara ekzisto.
Radio
La “V. A. R. A.” (Asocio de laboristaj radio-amatoroj) en la kunveno de sia estraro decidis prizorgi regulan disaŭdigon de ĉiusemajna “esp. kvaronhoreto” en kunlaboro kun la Federacio de Lab. Esperantistoj. Laŭ intenco de la Federacio ĝi komenciĝos per vico de 6 lecionoj por progresintoj; ĉar la V. A. R. A. ankoraŭ devas fiksi la programon, kiel eble plej baldaŭ. Per la “kvaronhoretoj” la Federacio ankaŭ intencas disaŭdigi la plej gravajn komunikojn per esp-o.
Atentu do la programon de la V. A. R. A. k sendu viajn konsent-esprimojn al V. A. R. A., postbus 50, Hilversum. Menciu pri aŭdeblo.
LEA-organo
La organo de l’ Federacio “Laborista Esperantisto” aperas ĉiudekkvartage k enhavas 6 paĝojn, formato de “S-ulo”, eldonkvanto 2500. Redaktejo: Middenweg 226, Amsterdam O.
*
La direkcio de la nederlandaj fervojoj malpermesis al siaj fervojistoj porti insignojn en la dejortempo. Pro tio ankaŭ malaperis la esperanto-insignoj de la uniformoj.
La Federacio de Laboristaj Esperantistoj turnis sin al la direkcio kun petskribo k atentigo koncerne la esp. insignon. La direkcio favore respondis al ĝi k nun permesas al la fervojistoj porti la “verdan stelon”. En Holando, do, la fervojistoj esperantistaj dum la dejortempo portas ĝin.
POR LA KONSERVO DE SAT
Al multaj!
Ni ricevis lastatempe diversajn rezoluciojn de rondoj aŭ leterojn de individuoj, kiuj deklaras sian malaprobon al la subfosado de la opozicio. Ni dankas al la K-doj, sed ni jam decidis ne plu publikigi tiajn rezoluciojn por rezervi la paĝojn de “S-ulo” por alia materialo. La K-doj tamen ne pensu, ke ilia faro estis neutila; ni ja bezonas koni la opinion de la SAT-anaro por gvidi laŭ la ĝenerala deziro.
Direkcio de SAT
PRI LA JARLIBRO DE SAT
Multajn demandojn ni ricevis rilate la jarlibron por 1931, ĉu ĝi jam eldoniĝis k kiam ĝi estos eldonata, kiel ĝi aspektas ktp. Ni bedaŭrinde ne povas ĉiun demandon aparte respondi, sed resume respondas ĉi-loke.
Ni trebedaŭras, ke ni ne povis plenumi nian intencon eldoni la SAT-jarlibron
[REKLAMO p.7] Ĉu vi jam vidis la novan Sigelmarkon de SAT? Se ne, vi tuj mendu folion! Prezo: 1 folio (100 pecoj) nur 0.50 mk. g.
— paĝo 8 —
printempe, ĉar, kiel vi scias, nia Asocio troviĝas nun en tre embarasa situacio, pro la reteno de nia mono en la konto de CK SEU. Ni ĉiam esperis k fidis al la promesoj de la K-doj en Moskvo, sed ŝajnas, ke vana estis nia espero, erara nia fido, ĉar nia mono ne estas sendita. Kompreneble sub tiaj cirkonstancoj ni ne povas printempe eldoni nian jarlibron. Ni esperegas, k certe ni plenumos ĝin, fine de la jaro ekspedi ĝin al ĉiuj membroj, kiuj pagis la kotizon por la jaro 1931.
Adm.
Nur vorton!
La sin mem elektinta stabeto de la Komfrakcio provas atingi per provokaj rimedoj, ke mi konigu la nomojn de la Sovetiaj K-doj, kiuj sciigis al mi pri la faroj de la nuna C. K. de SEU. Vanaj provoj! Mi tamen deklaru, ke neniam mi korespondis kun K-do Jakovlev k ke K-do Lidin estas absolute fremda al la informoj, kiujn ni publikigis.
E. L.
Aŭskultu! Radio Lajpcig!
Okazos parolado pri “20 jarojn Laborista Esp. Asocio por germanlingvaj regionoj” sur ondolongo 259,3 m 1157 kv, la 17-an de aprilo (18-a, horo ĝis 18,25 h. MET). Informojn pri impresoj k aŭskulteblo sendu al: MIRAG, Markt 8, Leipzig C. 1, postulante pliajn disaŭdigojn pri lab. esp. movado.
TRA LA MOVADO
KRONIKO
FRANCIO. Marsejo. Dum la vintro okazis du kursoj; afiŝoj, flugfolioj, broŝuroj k revuoj estis elmetataj de tempo al tempo en la legejo de l’ marista klubo, kiun vizitas multnombraj migruloj k kie renkontiĝas ruĝaj maristoj. La gazetoj volonte akceptas niajn artikolojn. — Vallauris. Infankurso ĉiutaga kun 12 lernantoj. Unu kurso por plenaĝuloj depost januaro. (Laŭ “Le T. E.”) — JAPANIO. Fondiĝis Japana Prolet-Esperantista Unio (JPEU), kiu trovas sian taskon en plenumado de LEA-laboroj en la japania teritorio. Ĝis antaŭ 2 jaroj la tuta movado restis sub neŭtrala influo. En 1929 la nuna “Instituto por Proleta Scienco” okazigis kelkajn sukcesajn kursojn; per ĝia laboro estis kulturata la kampo de prol. esp. movado en Jap. Lastjare en Tokio estis organizata loka grupo de prol. esp-istoj, kiu nun transformiĝis en tutjapanian organizon (18. jan.). — NORVEGIO. Oslo. En kvar fakaj unuiĝoj funkcias kursoj gvidataj de aktivaj SAT-anoj. Teksistoj: 18 lern., instruas Magnusson; presistoj: 10 p., instruas Melbye, stratlaboristoj: 18 p., instr. Sundsby, tramistoj: 15 p. Nia societo kunvenas regule ĉiun duan sabatvesperon; ĝi nombras 60 membrojn. Ĉar ni ne bone sukcesis anigi nov-adeptojn al nia komuna societo, ni nun provas fondi grupojn en la div. fakorganizoj. — Norvik. Post vizito de hindia propagandisto Sinha vekiĝis intereso por esp-o. En feb. finiĝis kurso kun 58 p. Grupo fondita. (102.) — SVISIO. En Genevo okazos la dua kongreso de svisiaj lab. esp-istoj (marto 1931).
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
5 000 000. Verko originala de S. Grenkamp-Kornfeld. Formato 12×19; 115 pĝ. Prezo: 3 sv. fk. Eldonejo: Esperantista Voĉo, Jaslo (Pollando).
Grenkamp-Kornfeld estas verkisto tiel bone konata en Esperantujo, ke oni jam ne bezonas lin laŭdi pri lia nova libro. 5 000 000 (legu: kvin milionoj da dolaroj) estas kolekto da rakontoj aŭ noveloj, kiuj rilatas al la moderna vivo k estas ĉiuj interesaj k lerte skribitaj. Nur unu, titolita Al…, mi ne komprenis.
La libro sin belaspekte prezentas; ĝi estas bone aranĝita k bone presita. Jen kelkaj eraretoj rimarkitaj: laŭsorte (p. 14), enui (44), ŝia amata (40), beltempo (68), sterni (108); mi dirus: lote, enuigi, sia amata, belvetero, sterniĝi sur. Mi notis ankaŭ jenajn novajn vortojn: humida, amara, heĝo, sminki, psiko, persvadi, rodi, serpo, avanci, trejni, pogromi, gongi, impeto, blufi, nokaŭti, proleto, sino, hurli, svelta. Ili ankoraŭ ne estas oficialaj, sed plejparte jam tre uzataj. Resume, 5 000 000 estas agrabla, leginda k valora verko.
H. B.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
The American Freeman, Girard, 20. 12. 30, Sanktulo eksigita (311).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Le Réveil Ouvrier, Nancy, 24. 2., 28. 2., Sächs. Arb. Ztg., Leipz., 25. 2., Ruch, Brno, 27. 1. (mencio de “S-ulo”), Volksblatt, Bohum, 2. 2., 10. 2., 17. 2., 3. 2., Westfäl. Volksztg., 3. 2., Ruhr-Echo, Essen, 5. 2., Signalen, Stokholm, 26. 2. (enhavis trad. de l’ ĉap. I el “La Lab. Esperantismo” de Lanti).
NIA POŜTO
Al kelkaj. — La membreco de SAT validas de jan. ĝis dec. dum la kuranta jaro. Post rekotizo la membro fariĝas denove valida, alie ĝi troviĝas ekster la kadro de la Asocio k ne rajtas uzi la SAT-matrikulon.
Por informo. — La verketo “Karl Marx, Lia Vivo kaj lia Verko”, estas elĉerpita.
Voĉdoniloj. — Ili estas nun dissenditaj. Akt. membro, kiu ne ricevis ĝin, senprokraste anoncu tion en la Adm.
Adm.
KORESPONDADO
GERMANIO
— Mi interŝ. PM kun samideanoj el eŭropaj landoj. Sendu al mi 25 aŭ 50 PM de via lando k mi sendos 50 aŭ 100 pec. de mia lando. Adr.: Curt Hensel, Bäckerei, Ponitz/Th.
K-do Friedrich Bertram (21 j.), Waldstrasse 46/IV. m, Leipzig C 1, kĉl, L, PK, PM.
Tramistoj tutmondaj! — Mia nuna adreso estas: Rud. Müller (10 892), Langestr. 63, E. g., Dresden, A.
MANĈURIO
— Oficejo de kunligo k Teknika rondeto de loka Politeknika Instituto, koresp. pri fakaj temoj kĉl. Adr.: Politeknika Instituto, Harbin.
Kamarad(in)o!
Nova Esperanto-Grupo estos fondata aprilon en Berlin-Moabit. Por pruvi, ke ekzistas esp-o ankaŭ en via lando, vi devas sendi salutleteron aŭ poŝtkarton aŭ esp-aĵon. Ĉion adresu: Otto Behrendt (por Moabit) Berlin NW 40, Lehrter Str. 36.
Atentu!
Pro kursfiniĝo en aprilo ni aranĝos feston; tial ni petas sendi al ni salutleterojn, il. PK, ktp., por pruvi la disvastiĝon de nia lingvo. Ni garantias resp. per PI. — Konstanta koresp-ado laŭ deziro. Skribu al: K-do M. Reitberger, Alpenrosenstr. 1 b, München (Germanio).
ATENTU!
Jus fondita grupo aranĝos la 4. majo 1931 letervesperon. Skribu multnombre! Respondo garantiata! Ĉion sendu al: K-do Heinz Ullrich, Stephensonstrasse 34-a/II., Dresden — 45 (Germanio).
[REKLAMO p.8] Intersteno — Por ĉiuj lingvoj la samaj signoj — Koresponda skribo (fundamento) RM 1.— — Rapida skribo (supera ŝtupo) RM 1.— — 3 aldonoj por po 7 naciaj lingvoj po RM 1.— — Instituto de Intersteno, Friedenstr. 79, Duisburg (Germanio) — Haveblaj ankaŭ ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT, Colmstrato 1, LEIPZIG O 27.
[BILDO p.8 | 37,66,65,81] Specimeno de stenografiaj signoj de Intersteno, kun la vortoj «la kato (esp.)», «le jour (franc.)», «the town (angl.)», «die Zal [?] (germ.)», «кура [?] (rus.)».
Gek-doj tutmondaj atentu!
Lab. esp. grupo en Saksio serĉas kolektivan korespondadon. Traktotaj estas ĉiuj temoj kun ĉiuj landoj. Adr.: K-do E. Zinke, Pirnaer Str. 33, Radeberg Sa. Ni certe respondos!
ATENTU!
Lab. grupo, kiu jus finis kurson por komencantoj, dez. koresp. tre vigle kĉl. L, PK, PI, interŝ. fotojn, ĵurnalojn ktp. Resp. garantiata. Skribu multnombre! Adr.: K-do A. Kleiner, Altwasser Str. 8/I., Weisstein b. Waldenburg/Silezio.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Unujara ekzekutlaboro de finlandaj Lappo-faŝistoj | 201—02 |
| Kiel la nuna ekonomia malviglo efikas sur la instruistan vivon en Japanio | 202—03 |
| Senlaboreca asekuro | 203—04 |
| La klasbatalo tra la mondo | 204 |
| Tagoj el mia fraŭla vivo | 204—05 |
| Necesas objektiveco | 205 |
| Diverskoloraj okulvitroj | 205 |
| Mi volas scii | 205 |
| Por nia medito | 205 |
| Por nia distro | 205 |
| Junulara Paĝo | 206—07 |
| Tra Esperantio | 207—08 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 339, 2-a de aprilo 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
- April 1931
M 1c Paul Gottgetreu, Herrenstr. 12
2209 b
[BILDO p.1 | 28,4,69,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj paraleloj.
7-a JARO, N-o 339 — LEIPZIG, 2. / 4. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE
La mizeregaj kondiĉoj de l’ virino en Hindio
Depost kelkaj jaroj forta movado distingiĝas inter la kulturitaj virinoj de Hindio kun celo plibonigi la vivkondiĉojn de l’ hindia virino. La organizintinoj de l’ movado konstatis baldaŭ, ke la problemo pri politika k socia emancipado de l’ hinda virino estas intime ligita kun tiu de ŝia edukado. Kiel ĉe la demando pri la liberigo de l’ tuta hinda popolo, la unuaj venkendaj malhelpoj estas en tio la tradicioj, kutimoj plene kontraŭaj al la bezonoj de l’ moderna vivo.
Du el tiuj kutimoj estas speciale anakronismaj k bedaŭrindaj: tio estas la enŝloso de l’ junulinoj aŭ “Purda“ k la infan-edzecoj.
La “Purda“
Pro tiu ĉi kutimo multnombraj junulinoj hinduanaj k mahometanaj enŝlosiĝas ekde la aĝo de l’ seksmaturiĝo. Ili ne plu vidas iun viron, krom sia patro k siaj fratoj. Ili restas vualitaj aŭ fermitaj en veturiloj k ĉirkaŭitaj de drapirajoj. Tiu ioma libero estas eĉ rifuzata al ili, kiam oni aplikas rigore la kondiĉojn de l’ Purda.
La Purda aŭ enŝloso al junulinoj estas mahometana institucio aplikata kun plifortigita rigoro en norda Hindio, kie ĝi ofte estas adoptita de la hinduanoj. Malpli disvastigita ĝi estas en suda Hindio kiel en la gubernioj de Bombe k Madraso. Rezulte en tiuj lastaj regionoj la malriĉaj mahometanoj aplikas ĝin laŭ malpli rigora maniero. Bedaŭrinde ekzistas ankoraŭ nuntempe en iuj komunumoj la tendenco adopti la Purda kiel signon de supera socia stato k de prospero. La katiavar-oj, ekzemple, adoptis ĝin nur depost kvindek jaroj. De tiam oni konstatis ĉe iliaj virinoj kreskadon de l’ nombro da tuberkulozo-kazoj k akuŝ-mortoj.
La grado de enŝloso rezultanta de la Purda varias multe laŭ la regionoj. Ĝi estas la plej malalta ĉe la malriĉaj klasoj, kies virinoj povas cirkuli sur la publika strato k iri al sia laborejo kun la vualita kapo. La riĉaj virinoj
[BILDO p.1 | 32,45,66,67] Foto de hinda vilaĝo: kabanoj kun pajlaj tegmentoj, palmo, kelkaj homoj starantaj sur la vojo. Subskribo: Hinduana vilaĝo
povas uzi fermitajn veturilojn k limigitaj sociaj rilatoj estas permesataj al ili. Sed eĉ en tiuj kondiĉoj la Purda estas atenco al la natura digno de l’ virino. De l’ pure fizika vidpunkto ĝi esprimiĝas per bedaŭrinda manko de aero k korpekzercoj, kio sekvigas la fizikan difektiĝon de la raso.
La Purda povas esti tiel rigida, ke virino el la popolo povas esti enfermata en malgranda domo praktike senfenestra aŭ kun malfermajoj lokitaj en la supro de l’ muroj. Kaj ŝi ne povas eĉ forlasi la domon por preni akvon por la mastrumaj bezonoj. Kvankam la familio estas malriĉa, ŝi neniel povas partopreni en la laboro, escepte kuireja, kiun ŝi povas prizorgi interne.
La kuracistoj, kiuj flegas la virinojn submetitajn al la Purda, renkontis sennombrajn kazojn de tuberkulozo k de hepatmalsanoj samtempe ĉe tiuj virinoj mem k ĉe iliaj infanoj.
La infan-edzecoj
La infan-edzecoj estas ankaŭ malnova kutimo praktikata same de l’ hinduanoj k de la mahometanoj. Oni taksas, ke proksimume la duono de l’ knabinoj en Hindio estas edziniĝitaj antaŭ la fino de sia dekkvina jaro. La statistiko de 1921 malkovris, ke pli ol du milionoj da knabinoj estis edziniĝitaj antaŭ la aĝo de dek jaroj. Ekzistis inter ili 100 mil vidvinoj.
Tio permesas kompreni la tutan gravon de l’ leĝo Sarda, antaŭ nelonge voĉdonita, kiu fiksas je 14 jaroj por la virino k je 18 jaroj por la viro la aĝon necesan por povi kontrakti edziĝon. Se tiu leĝo estas serioze aplikata, ĝi havos kiel efikon doni grandan impulson al la edukado de l’ junulinoj.
La utilo de l’ lernejoj dependas grandparte de la valoro, kiun la gepatraj rimedoj aljuĝas al la instruado de siaj infanoj. Nu, tiel longe kiel la destino de l’ hindaj junulinoj estos la edziniĝo en infanaĝo k la enŝlosiĝo per la Purda, ne ekzistos en Hindio publika opinio por postuli, ke la knabinoj havu la eblon ricevi bonan edukadon.
Plorinda situacio, precipe se oni konsideras, ke tiuj knabinoj estos en la sekvanta generacio la virinoj k patrinoj, kiuj difinos la nivelon de ekzistado k de hejma kulturo.
Ĉe la kapnombrado en 1921 en Brita Hindio, malpli ol unu virino el kvindek sciis legi k skribi. En neniu provinco vizitis unu knabino el kvin
— paĝo 2 —
210 — SENNACIULO
la lernejon; en iuj provincoj ne unu el 20 aŭ 25.
La nombroj montrantaj la aĝon, en kiu la knabinoj forlasas la lernejon, estas ankoraŭ pli signifaj. Ekzistas kvaroble pli da knaboj aŭ da knabinoj en la elementaj lernejoj, dek-okoble pli en la mezlernejoj k tridek-kvaroble pli en la superaj lernejoj.
Konsekvence estas malfacile trotaksi la valoron de l’ plibonigo, kiun alportus ĉiu ŝanĝo en la kondiĉo de l’ hinda virino. Nuntempe la nombro da hindinoj spertaj en la instru-profesioj k medicinaj zorgoj estas tragedie malgrandega. Kaj la baroj al la pligrandigo de ilia nombro estas grandaj. Kaj ĉie la amasa edukado de l’ knabinoj k vilaĝaj infanetoj ne povas okazi sen granda kvanto da kvalifikitaj instruistinoj. Ankaŭ la sumo da suferoj neutile kaŭzataj al la virinoj pro manko de zorgoj medicinaj k de flegistinoj estas timiga.
Oni povas diri, ke la virinmovado en Hindio tenas la ŝlosilon por la progreso de tiu lando. Kiam la hindoj sukcesos liberigi sin de siaj fatalaj tradicioj, ili tute nature procedos al sia politika emancipiĝo.
Kompil-tradukis Noa.
BANKO BANKROTAS EN USONO
Bankistoj, juĝistoj, policistoj — ĉiuj kanajloj
La Banko de Usono bankrotis. Ĝi ne estis nacia banko, sed la fremdlandanoj ne sciis tion. Sekve ili deponis en ĝiaj 61 branĉoj 202 milionojn da dolaroj. Usonanoj ankaŭ deponis monon, kvankam ne trompitaj per la nomo. Sume, 400 mil da ili estas prirabitaj. Oni certigis al ili, ke ĝi baldaŭ ree malfermiĝos. Tiom da mono ne povas esti perdata. Dume, aliaj bankoj pruntedonas al la deponintoj ĝis 50% kontraŭ 5%-a rentumo.
Jam pasis kelkaj monatoj sed la banko restas fermita. La esploro pri ĝiaj aferoj malkovris strangajn manovrojn. La ŝtata bank-komisiono iom kontrolas la investojn de bankoj. Por eviti tion oni formis pli ol 50 subkorporaciojn. Multaj el ili havis la nomojn de Parizaj stratoj. La akciojn posedas la bank-oficistoj. Ili pruntedonis la monon al si mem k poste spekulaciis sen ia kontrolo. Estis pruntoj sen garantio al politikistoj, banditoj, kontrabandistoj, juĝistoj. Ĉe la ĉiumonataj kunvenoj la bandaĉo el gvidintoj donacis al la konsilantaranoj (kontrolkomitatanoj) po 50 dolaroj (or-moneroj). Ili siavice aprobis la pruntojn senĝene. Kiam evidentiĝis, ke la banko troviĝas en malbona situacio, oni organizis agitadon por akiri plurajn deponantojn, k sukcesis kapti preskaŭ 60 mil viktimojn. Antaŭ la fermo la prezidanto Markos (Marcus) donacis al sia edzino 2,5 milionojn da dolaroj.
La sama s-ro Markos posedas pecon da tero ĉe la urblimo apudmara. Li pagis imposton por ĝi laŭ la valoro de 90 mil dol. La edukkomisiono decidis konstrui kolegion sur ĝi. S-ro Markos postulas unu milionon.
La diversajn intrigojn manipulis la sagaca advokato k membro de l’ konsilantaro (de la banko) Kresl (Kresel). Antaŭ kelka tempo la publika procesanto komisiis lin enketi ĉe la malsuperaj juĝejoj (magistrates courts: La juĝistoj tieaj estas elektataj de la urb-estro.) Tre vigle li fosis en la fiodora putrajo k malkovris kloakon plenan de diabla vomajo. En ĉiu kapitalista lando la publikulinoj dividas siajn enspezojn kun la polico. La Nov-Jorkaj leĝ-gardantoj, la fako nomata “kontraŭ malvirta taĉmento“, eltrovis pli bonan negocon. Ilia dungato eniras hejmon per ia preteksto — por forvendi ŝtrumpojn, ĉemizojn ktp. Li metas kelkajn dolarojn sur la tablon. Eniras detektivoj k policistoj k arestas la fraŭlinon aŭ virinon kiel publikulinon. La dungato-fispiono (stool pidgeon) malaperas. La juĝisto ĉiam akceptas la deklaron de la arestinto. La arestito aŭ subaĉetas aŭ estas enkarcerigata. Unue ŝi devas pagi al parazito por ke li garantiu la kaŭcion. Ŝi ne scias, ke la “kontraŭ malvirta taĉmento“ informis lin. Li siavice rekomendas al ŝi advokaton. Ĉi tiu rekomendas subaĉeton. Por minimume 500 dolaroj li aranĝas ĉion. Multaj virinoj, kiuj rifuzis subaĉeti, ankoraŭ restas en “reformejoj“.
Tio estas nur parto de la malnobla komercaĉo, kiun malkovris Kresl. La urba konsilantaro provis malhelpi lin per ĉiuj rimedoj. Ekzemple, ili rifuzis pagi la salajrojn de liaj helpintoj. Kiam la Banko de Usono bankrotis, oni kaptis la okazon por senkreditigi Kresl k sukcesis tiel, ke li rezignis. Ne ĝenas la politikistojn, ke dume ili malebligis la malfermon de la banko.
S-ro Siberi (Seabury), kiu daŭrigas la enketon, ricevis oferton de iu minac-postulistino, Vivian Gordon, atesti kontraŭ ŝiaj kolegoj. La sekvintan tagon oni trovis ŝian kadavron en parko. Kelkajn tagojn poste ŝia 16-jara filino sin mortigis. La polico permesis al kelkaj suspektitoj rifuĝi. Do Siberi estis devigata dungi ne-oficialajn detektivojn. Ĝis nun, nur du policistoj estis punataj per maldungo, kvankam la fispiono Ĉili Akuna atestis kontraŭ almenaŭ 75, policistoj, detektivoj, serĝentoj, kapitanoj.
Iam mi legis en “S-ulo“: “Cara Rusio estis la klasika lando de korupto k subaĉeto“. Estas en ordo rimarki, ke la K-do, kiu skribis tion, neniam estis en Usono.
Ben Odinov (13 268).
[REKLAMO p.2] Se vi volas legi bonan prolettendencan literaturon en esperanto, abonu al LA NOVA EPOKO monata organo de SAT! Unuopa kajero 0,35 mk. g.
Kiel la nuna ekonomia malviglo efikas sur la instruistan vivon en Japanio
(Fino. Vidu antaŭan n-on.)
La ekonomiaj malfaciloj ĝeneralaj estas la ĉefa kaŭzo por malpliiĝo de varbitoj al privataj lernejoj, kien filoj k filinoj de etburĝoj iras; sed alia grava kaŭzo ne mankas. Tio estas senutileco de la edukado ĉe liceoj por gefiloj de etburĝoj, kies ekonomia vivo ne multe superas tiun de proletoj, k la plejmulto el la gefiloj devas tuj post elfino de l’ lernejo sinsubteni. Por tiuj, kiuj eniras kolegion, la nuna japana liceo (speciale la registara) tre taŭgas: ĝi estas kvazaŭ prepara lernejo al kolegio. Tamen por tiuj, kiuj ne povas eniri pli altan lernejon, ĝi ne multe utilas. Sed antaŭe mankis al ili taŭga lernejo k ili vole nevole eniris liceon, ĉar sen tio ili estos malpli kvalifikitaj. Sed nun estas multaj teknikaj lernejoj, k estas multaj branĉoj de industrio, kie teknike kvalifikitaj knaboj k knabinoj estas dungataj. Kaj pro tio multaj etburĝoj komencis sendi siajn gefilojn al teknik-lernejoj, kie la lernantoj povas esti kvalifikitaj en unu aŭ alia branĉo de tekniko k povas trovi laboron post sia eliro.
Normala (pedagogia) lernejo
Dum la mondmilito Japanio ĝuis tian ekonomian bonstaton, ke la salajro de tiuj, kiuj servis en kompanioj aŭ en bankoj aŭ en aliaj fakoj de sociaj, publikaj k registaraj institucioj estis tre bona, k registaraj oficistoj malkontente anoncis, ke varbitoj al pedagogiaj lernejoj estas tro malmultaj; ili neniam atingis la nombron, kiun la registaro decidis varbi; en tiu epoko la vivo de l’ instruistoj estis konsider-
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 211
ata tiel mizera pro tio ke la salajro estis tre malalta kompare kun la enspezoj de aliaj profesianoj.
De la komenco de la ĝenerala ekonomia malfacilo, oni turnis sin al pedagogia lernejo, ĉar oni senpage ricevas edukadon k ricevas licencion, k ilia laborloko estas jam difinita antaŭ ol ili elfinis la lernejon; tial akcepto al pedagogia lernejo certigas panakiron estontan, k en la epoko, kiam en ĉiuj fakoj malpliiĝas la pago, la salajro de l’ instruistoj estas sufiĉe bona kompare kun alifakaj profesianoj.
Kiam la pedagogia lernejo en Aomori-distrikto ordinare varbis 20 novajn lernantojn, en 1930 ja pli ol 700 varbiĝis. Nun en Tokio jam en la unua tago de varbo la sube menciataj nombroj aperis. Ili plinombriĝos ĝis la limtago de l’ varbado, k en aprilo nur eta elcento el la varbitoj povos eniri la lernejojn post furioza konkurekzameno.
Pri la statoj de altaj lernejoj ni ne tuŝis; la supreskribita estas malgranda skizo pri la instruista vivo en elementaj k mezaj lernejoj en Japanio.
En Tokio estas 2 pedagogiaj lernejoj por knaboj k 1 por knabinoj. La elfinintoj ricevas licencion de instruistoj en elementaj lernejoj. La lernejoj nun varbas; ilia varbo komenciĝis je la 9-a de februaro. Je la 9-a horo en tiu tago la pordego malfermiĝis por akcepti petskribojn de varbotoj. Jen estas la nombroj, kiuj montras, kiom da petskriboj akceptiĝis dum nur 3 horoj, de la 9-a horo ĝis la tagmezo. La limtago por petskriboj estas la 20-a de marto; oni do povas imagi, kiom multe da petskriboj amasiĝos en tiu tempodaŭro.
| akceptota nombro | varbitoj dum 3 horoj | |
|---|---|---|
| La Unua Pedagogia Lernejo | 80 | 560 |
| La Dua Pedagogia Lernejo | 80 | 543 |
| Virinpedagogia Lernejo | 40 | 543 |
Sennaciulino en Japanio.
La mondtrusto Unilever
Kio estas Unilever? Estas unuiĝo de margarin-trusto k sapo-trusto. Kiel al margarino, tiel al sapo oni utiligas la samajn krudmaterialojn. Ambaŭ trustoj, kiuj de nun havas la nomon Unilever, metis sub sian kontrolon grandegajn ole-interesojn.
Por montri la evoluon de l’ du trustoj, ni unue priskribas la
Margarintruston.
La gvidantaj konzernoj en la margarintrusto estas la du holandaj grandsocietoj Jürgens k van den Bergh, k Georgo Ŝiĥt en Ĉeĥoslovakio, kiu nun disponas pri 75% de la margarina produktado en Eŭropo.
La margarintrusto ne nur celas sole estri la pretan produkton; ĝi ankaŭ iom post iom sukcesis meti sub sian kontrolon la krudmaterialojn.
La sapotrusto
estas ĉefe ligita al la firmo Lever Bros. Ltd., Londono. Ankaŭ tiu ĉi konzerno havas mondampleksajn interesojn. En 1928 la societo disponis kapitalon de ĉ. 300 milionoj da dolaroj.
La kunfandiĝo de ambaŭ trustoj okazis la 1-an de januaro 1930. Pli frue ili ankaŭ kunlaboris pri akiro de la krudmaterialoj dividante vastajn merkatojn inter si. Pro tio la margaringrupo rezignis fabriki sapon k la sapogrupo rezignis fabriki margarinon.
Laŭ raporto ĉe la ĝenerala kunveno en Londono (1929) la sapotrusto konsistis el ĉ. 600 societoj k konzernoj kun kapitalo de 625 milionoj da dolaroj k havis netan gajnon de ĉ. 35 milionoj da dolaroj, 5 milionojn da dolaroj pli ol antaŭan jaron.
La margarintrusto havis en la sama jaro netan gajnon de ĉ. 20 milionoj da dolaroj, duoble pli multe ol antaŭajare.
Ambaŭ trustoj unuigitaj en Unilever disponas pri 80% de la kokosareoj k gigantaj areoj da olepalmoj. Krome ĝi havas grandajn interesojn en la balenkaptaj societoj, ĉar ĝi utiligas ĝis 90% el la balenoleo, kies prezon ĝi sola diktas.
Kia estas la sorto de la milionoj da proletoj, kiuj en la vasta mondo laboras sub trusto? Ni bezonas komunan lingvon. Ĉu ne?
(102)
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT k abonoj por “S-ulo“.
Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo k puno
de D-rino Klara Mejer-Viĥmann (Clara Meyer-Wichmann)
Kial oni punas?
La plej multaj homoj eĉ ne konsciiĝas pri tiu demando; por ili estas natura afero, ke ekzistas pundomoj, ĉelmalliberejoj, en kiujn oni enŝlosas tiujn, kiuj malobservis la punleĝojn de tiu ĉi socio, por la daŭro de semajnoj aŭ monatoj aŭ ankaŭ por la daŭro de jaroj. Ili iras preter tiuj malliberejoj, kies ekzisto ne tuŝas ilin.
Aliaj, kiuj fojon metis al si ĉi tiun demandon, trovas ĝin facile solvebla. La konscio pri justeco, ili diras, postulas repagon pro la farita maljustaĵo. Aŭ ili rigardas la intereson de la socio kiel la plej gravan k juĝas, ke ĝi devas ŝirmi sin mem kontraŭ atencoj kontraŭ sia ordo per tio, ke oni detimigas la homojn de la krimo, korektas se eble la krimulon, k, se tio laŭ ilia opinio ne eblas, igas lin ne danĝera.
Tiuj, kiuj tiel rezonas, antaŭkonjektas, ke tiu, kiu malobeas la estantajn punleĝojn, estas malbonulo, kvazaŭa atencanto de la morala mondordo, k ke tiu ĉi socio, kies plimulto lin kondamnas, estas vera homa kunvivado. Kaj plue ilia deira opinio estas kvazaŭ estus memkompreneble, ke suferigo k apartigo estas la ĝusta agmaniero kontraŭ “krimuloj“.
Ĉi-ĉion ni opinias el la fundo de nia koro malĝusta k fatala: malfeliĉon portantaj eraraj kredoj, kiuj daŭrigas la ekziston de rilatoj malindaj inter homoj.
Jam ne estas vere, ke nia nuntempa juro estas LA JURO; ĝi ja protektas la posedantajn klasojn, ĝi sankcias la estantajn statojn de posedo, kvazaŭ tiuj indus esti konservataj je ĉiu prezo.
Memiluziigo troviĝas ankaŭ en la imago, kiun la nekondamnitoj formas al si pri la kondamnitoj. Certe estas facile pensi, ke la plimulto el la kondamnitoj estas malplivalora, k la plimulto el NEkondamnitoj plibonspeca; sed vere, tiel simple ne estas. Kaj ĉe tio ni tute ne maltrotaksas la signifon de la natura individueco, ni tute ne diras, ke sole dependas de la cirkonstancoj, kiajn farojn faros homo; sed ni vidas naturan individuecon k cirkonstancojn konstante efikantajn unu sur alian en reciproka interinfluado. Vi pripensu, ke tiu, kiu kreskadas kiel nezorgata infano k sub la daŭra nesufiĉo de ĉio, kio igas la vivon vivinda, fariĝas alia personeco k fine faros aliajn farojn, ol tiu, kiu kun la sama natura individueco vivas en tute aliaj cirkonstancoj. Vi pripensu, ke en ĉiuj landoj la ega plimulto el ĉiuj kondamnitoj, eĉ proporcie al sia parto en la loĝantaro, apartenas al la neposedantaj klasoj! Se krimo sole rezultus el manko je socia sentado, el manko je memregado, el “la malboneco de la koro“, ĉu ankaŭ tiukaze la afero estus tia? Ĉu nefirmpsikuloj, ne sin regantaj, NE troviĝas inter tiuj, kiuj neniam aperas antaŭ punjuĝisto? Kaj ĉu ne en ĉiuj epokoj montriĝis, ke la kriminaleco pliiĝas k malpliiĝas kune kun la socia mizero; ke ĝi dum krizaj tempoj, kiel en la lastpasintaj militjaroj, nerezisteble pligrandiĝas, nehaltigebla per ajna punaro? Ĉu ni ne scias jam delonge ke ekzistas reguleco, eĉ nepreco de naturleĝo, en la nombro de ĉiujare okazantaj krimoj k sinmortigoj; ke do tiurilate oni ne povas paroli pri arbitraj faroj de unuopaj individuoj?
— paĝo 4 —
212 — SENNACIULO
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
La situacio en Aŭstrio
Kiel ĉie en la kapitalista mondo, ankaŭ en Aŭstrio senlaboreco furiozas en ĝis nun neniam vidita mezuro. La senlaborula armeo kreskas ĉiutage, la zenito de l’ krizo ŝajne ankoraŭ ne estas atingita. Nuntempe oni nombras ĉ. 330 mil registritajn senlaborulojn, tio estas 65 mil pli ol je sama tempo pasintjare. Ĉiu 4-a laboristo estas senokupa. La burĝaro ne hezitas eluzi la mizeron de l’ laborul-amasoj por ataki iliajn rajtojn k la socian leĝaron. La “Alpine-Montan-Kompanio“ unue reduktis kun helpo de l’ “Sendependa Sindikato“ (hejmdefendul-faŝista) la salajrojn de l’ stiriaj metallaboristoj je 10 ĝis 15 po-centoj, plilongigis la labortempon k forrabis de ili plian vicon da rajtoj. La laboristoj de l’ Alpine-Montan-Kompanio forlasis antaŭ du jaroj, parte sub la teroro de la direktoroj, inĝenieroj k oficistoj, parte ankaŭ libervole, en granda nombro la “Liberan Sindikaton“ k aliĝis al la faŝista hejmdefenda ligo k ties sindikato. Tiam la direktoroj, ĉiuj komandantoj de l’ “Hejmdefendo“, multon promesis al la “K-doj“ laboristoj. Malaltigo de ilia sufiĉe malalta vivnivelo nun estas la sekvo de rezigno je la klasbatalo. Ankaŭ la fervojistaro troviĝas en grava batalo por siaj sociaj akiroj. La ĝeneraldirektoro de aŭstriaj fervojoj komunikis al la sindikatoj longan dezirliston de salajro- k libertempreduktoj por la fervojistoj. Preskaŭ samtempe la registaro anoncas “reformon“ de la senlaboreca asekurleĝo. Ja ne estas malfacile diveni, ke la vorto “reformo“ signifas malaltigon de la senlaborula monsubteno. Tiel la amasoj ĉiam pli k pli mizeriĝas.
(17 245)
Esperantistoj en malliberejo (Rumanio)
Kun la pli akra ekonomia krizo pliakriĝas en Rumanio la teroro kontraŭ la revoluciema laboristaro. La profunda krizo precipe estas videbla en terkulturo, sed ankaŭ same intense ĝi furiozas en la industrio. Pri la kvanto da senlaboruloj oni ne multon povas scii, pro manko de statistikoj. Oni taksas ĝin trioble pli ampleksa rilate kun pasinta jaro. La rumanaj laboristoj ankoraŭ havas en freŝa memoro la fiagojn de l’ reganta klaso en Lupeni, Bohus k lastatempe en Bukaresto: rezultis pluraj mortigitoj k amaso da vunditoj. Tamen tiu rezulto ne sufiĉas al ili; oni arestas k enkarcerigas plue la plej aktivajn K-dojn. Ankaŭ dum la tekslaborista striko, kiu komenciĝis je 5. nov. 1930, la sekreta policistaro arestis pli ol 250 gelaboristojn, precipe virinojn; inter ili estis multaj junlaboristoj-esperantistoj. En sept. sekretpolicanoj arestis K-don A. Karpati pro esp. korespondado; la I-a k II-a klastribunalo jam kondamnis lin je unujara malliberigo, 10 mil leoj da monpuno k senigo je politikaj rajtoj dum 5 jaroj. Fine restis arestitaj 10 junlaboristoj, kies liberiĝo povus esti atingata, se sufiĉe da mono por punliberigo estus kolektita (50 leoj por ĉiu tago en karcero).
(15 080)
Malsatuloj en Aŭstralio
Registara statistiko konstatas, ke en Aŭstralio estas produktata jare pli ol unu miliono da tunoj da tritiko. Malgraŭ tio malsatuloj ne mankas ĉi tie. La “Socialisto Revolucia“ reproduktas foton de malsat-suferanta knabino 11-jara, kiun oni devis transporti en la Sidnejan hospitalon. Pro malsato mortis en Balmen (Balmain), registara hospitalo, 9 infanoj. Dume la ratoj supersatiĝas je la grenprovizoj. Notinde estas, ke el la 6 federaciaj ŝtatoj de Aŭstralio 3 estas regataj de la Labor-partio; same la tutfederacia regado estas en manoj de tiu partio.
(16 884)
Faŝistaj atencoj en Germanio
Inter la murdoj faritaj lastatempe de nacisocialistoj (faŝistoj) kontraŭ komunistoj k socialdemokratoj en Germanio, elvokis plej fortan eĥon en la gazetaro (eĉ la burĝe liberala) la insidmortigo malvarme antaŭmeditita k -preparita de tri nacisocialistaj krimuloj al la komunista urbkonsilanto E. Hening (Henning) en Hamburgo. Post publikiĝo de l’ fakto la amasoj ariĝis spontanee en multaj germaniaj urboj por esprimi per manifestacioj sian indignon.
P. S.
Ankoraŭfoje: ni ne neas, ke dependas de ies naturaj ecoj, ĉu li fariĝos viktimo de tiuj cirkonstancoj aŭ ne; ni ne neas la kapablon de la memdecidanta personeco, ne submetiĝi antaŭ ajnaj cirkonstancoj; sed al tiuj, kiuj mem travivis nenion de tiu mizero, ni rifuzas doni la rajton, senindulge k sename fari la plej altajn moralajn postulojn al la mizeruloj. — Kaj pli forte dirite: ni opinias, ke tiuj plej altaj postuloj, se farataj, tute ne ĉiam kondukos al respektado de la ekzistantaj leĝoj, kiuj faris punindaj la militservo-rifuzon k kelkajn formojn de striko: ni kontraŭe kredas, ke tiuj postuloj ofte dezirigos ribelon kontraŭ tiuj leĝoj mem!
Socio, preskaŭ tute bazita sur la batalo de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, edukanta la homojn en la pensmaniero, ke oni havas la rajton pliriĉigi sin k profiti ekspluatante la proksimulon, k en kiu oni malhavigas al la plimulto la kondiĉojn por ĝia normala evoluado, tia socio per si mem kreas la personajn k sociajn kaŭzojn, el kiuj konstante naskiĝadas krimo. La personajn, ĉar ĝi (pro nesufiĉa nutrado, alkoholismo, loĝmizero) kreas degeneron; la sociajn, ĉar ĝi ĉiufoje devigas la senheredigitojn, en ofte nekonsciata ribelo, preni neleĝe tion, kio estas detenata de ili leĝe. Dum fine ĝi ankaŭ kreas la principajn kontraŭbatalantojn de tiu ĉi tuta “ordo“, tiujn, kiuj kontraŭstaras la tutan fundamenton de la nuna politikekonomia sistemo, la militservo-rifuzantojn, la politikajn krimulojn, kiuj ja ĉiuj de la estroj de l’ nuntempa socio estas rigardataj k punataj kiel krimuloj.
Punrajton do certe ne havas ĉi tiu socio, en kiu por la normaluloj estas manko je kondiĉoj por evoluado k por la nenormaluloj manko je amriĉa zorgo. Tio, kion la plimulto el ĝiaj membroj aplikas kontraŭ krimuloj, estas egoista memdefendo, kvankam kaŝita en ilia konscio sub ĉiaj devizoj, kiel konservado de la ordo k de la justeco. Pro ĉiaj malpli gravaj interesoj oni opinias ne povi toleri, ke ŝtelo aŭ rompŝtelo okazu; nur pro tio oni punas tiajn farojn. Kaj ĉi tiun sinokupadon kun la vivo de proksimuloj, ĉi tiun enŝlosadon por monatoj, por ŝirmi la posedon de kelkaj materiaj havajoj, ĉi-ĉion oni trovas tute simpla.
LA PLIMULTO EL NIAJ PUNPERSEKUTOJ KONCERNAS TIAJN KAZOJN; KULPULOJ JE TIAJ FAKTOJ KONSISTIGAS LA PLIMULTON EL LA LOĜANTOJ DE NIAJ MALLIBEREJOJ!
Sed ekzistas aliaj faktoj; krimoj pro krudo, kruelo, profitemo, precipe de posedantoj kontraŭ neposedantoj, sekskrimoj, mortigoj, krimbatadoj gravaj k negravaj. Multaj certe opinias, ke kontraŭ tiaj faroj la puno do ĉiukaze estas justa; t. e. ĉiam kiam temas pri efektivaj krimoj — aŭ pli ĝuste pri efektivaj krimuloj aŭ kiuj ŝajnas al ni tiaj.
Ne, la bruteco de la puno ne sole konsistas en tio, ke socia ordo, kiu mem konstante kreadas la kondiĉojn por krimo, kiu mem (en formo de milito k ekonomia ekspluatado) sankciadas la krimon po-grandan, minacas k punas tiujn, kiuj atencas ĝiajn interesojn.
LA BRUTECO ANKAŬ KONSISTAS EN LA MANIERO DE REAGADO MEM.
(Finota.)
El la nederlanda lingvo tradukita de Nikune.
— paĝo 5 —
SENNACIULO 213
NIA KLUBO
Skizo originale verkita de Kurmanajev (9742) laŭ materialoj de laboristo el la fabriko “Pariza Komuno” P. Dunajev.
Sur la Letnikova strato de Moskvo, proksime de Pavelecka fervoja stacidomo, troviĝas unuiĝita profesia Klubo de tanistoj, botistoj k ledistoj je nomo de Oktobra Revolucio. Inter la strato k la klubo oni sentas akran kontraston: la strato estas malluma, ne gastigema, la klubo male — hela, reviviĝema.
Ĉu venos vi en la klubon lunde, ĉu dimanĉe — ĝi estas plenplena je gelaboristoj, botistoj, ledistoj k tanistoj. Niaj laboristoj ŝatas sian klubon k ĝi tion tute meritas. Ĝi bonege starigis la amasan laboron k scipovas krei bonegajn kondiĉojn por la ripozo.
Ni ne parolos pri kinolekcioj, raportoj k. c., kiuj entute meritas la atenton. Ni notos ekzemple la organizadon de familiaj vesperoj, kiujn oni aranĝas ĉe ni ne pli malofte ol unufoje dum la monato. Jen okaze vi trafis tian vesperon. Senvestiĝis. Eniras la salonegon de la klubo. Antaŭ ĉio viaj okuloj haltiĝas sur la blankaj tablotukoj de la bufedo, sur la bongustaj montetoj da pomoj, bakaĵoj, diversaj buterpanoj, sukeraĵoj ktp. La prezoj estas modestaj. La alkoholaĵoj kompreneble forestas.
La laboristoj kune kun siaj edzinoj sidiĝas apud tiuj tabloj (vere ili venis en la klubon eĉ kun la infanoj, sed la infanojn vi en la salonego ne renkontas: ili ludas k trinkas teon en sia aparta ĉambro — infana ĉambro). Dum tetrinkado oni faras konversaciojn pri tiuj aŭ aliaj aktualaj temoj.
La administracio de l’ klubo iafoje speciale difinas inter sia aktivularo apartajn K-dojn por iniciati tiajn interparoladojn. Post la teo oni rigardas la spektaklon, kiun partoprenas aktoroj invititaj el la Ŝtataj Akademiaj aŭ Profesiaj teatroj.
Dum la tempo, kiam la gepatroj rigardas la spektaklon, iliaj infanoj, sub la gvidado de spertaj edukistoj, ludas en infana ĉambro. Tiu ĉi ĉambro estas ĉiam malfermita. En la klubo krom la biblioteko por la plenaĝuloj oni havas porinfanan bibliotekon en speciale komforta ĉambro k kun speciala elektita libraro. La uzado de l’ libroj estas senpaga ĉe ambaŭ bibliotekoj por ĉiuj membroj de l’ prof. unuiĝo (eĉ nemembroj de la klubo).
Se vi iam vizitos la klubon, mi konsilus al vi rigardi la “produktadan ĉambron”, por ke vi akiru ian imagon pri la laboro plenumata en la produktado.
Ĝi estas mirinda ĉambro. Vizitinte ĝin vi ekscios, kiel k el kio oni preparas la botojn. Nepre vizitu ankaŭ la ĉambron de ripozo… Mola meblaro, tapiŝoj, silentado, komforto — jen ĝia enhavo. Sur la tabloj vi trovas lastajn numerojn de diversaj ĵurnaloj k gazetoj.
Iru al la administrejo k prenu de dejoranta ano la radian duoblan kaptelefonon (senpage). Revenu en la ĉambron de ripozo k sidiĝu en seĝegon. Sur la muro vi trovas por la seĝego kontaktilon. Kunligu la kaptelefonon k aŭskultu la programon de l’ radio-stacio, same kiel ĝin aŭskultas deko da aliaj viaj Gek-doj oportune kuŝantaj sur la kanapoj k seĝegoj de la ĉambro.
[BILDO p.5 | 33,31,63,48] Foto: grupo de infanoj kaj junuloj, kelkaj kun ĉapoj, kliniĝas ĉirkaŭ tablo kun kandelo kaj paperoj.
Klubo de lernantoj en vilaĝo (USSR)
Jam ne unu fojon mi aŭdis de vizitantoj de nia klubo (literaturistoj), ke la legejo de nia klubo estas pli bona ol legejo de “Domo de Gazetaro”. Ĉu tio por nia legejo ne estas la plej bona atesto? La klubo havas ankaŭ rondeton de blovinstrumenta orkestro. Dum manifestacioj penu trovi okule la kolonon de ledistoj, botistoj k tanistoj k vi aŭskultante scios kiel ludas tiu ĉi orkestro. La klubo plie havas fotorondeton. En la salonego oni ekspozas la fotojn de ĝiaj anoj, kiujn oni faris en la produktejoj. La plej bonajn fotojn oni presas en la profesia gazeto “La Voĉo de Ledistoj”. Krome ekzistas dramimproviza rondeto. Ĉu bone aŭ malbone ĝi laboras — juĝu mem dum ĝia ludado en la klubo. Plimulto da ĝiaj malnovaj rondetanoj jam laboras en teatroj de laboristaj junuloj en Moskvo.
La klubo havas ankaŭ sekvantajn rondetojn: ĥoran, harmonikistan k literaturan. La lasta estas intime kunligita kun la dramkolektivo.
Viziti la klubon k partopreni laborojn de ĉiuj ĝiaj rondetoj povas tute senpage ĉiu membro de la profunuiĝo (sindikato), eĉ ne estante klubano. Vizito al spektakloj estas pagata, tamen la prezoj estas tre modestaj: de 25—75 kopekoj. Por rigardi la kinobildojn oni devas pagi 15 ĝis 50 kopekojn. Ofte por gelaboristoj de tia aŭ alia organizo oni aranĝas senpagajn kinoprezentojn k por membroj de l’ klubo eĉ senpagajn spektaklo-prezentojn.
La profunuiĝano deziranta membriĝi la klubon pagas 25 ĝis 100 kopekojn kiel kotizon monatan (laŭ grado de l’ ricevata salajro). La klubmembro rilate al profesi-membro havas la prerogativon aktive partopreni la kunvenojn de klubmembroj k aktive decidi ĉiujn demandojn tuŝantajn la klubon, ankaŭ esti elektitaj por diversaj oficoj de la administracio.
La kluba buĝeto konsistiĝas plej grandparte el la rimedoj donitaj al ĝi de l’ prof. unuiĝo k el diversaj enspezoj propraj (membrokotizoj, pago por spektakloj, kino, uzado de salonego dum liberaj [nelegebla] por diversaj kunsidoj ktp.).
Botistoj, ledistoj k tanistoj tre amas sian klubon k ofte multnombre ĝin vizitadas. Tial ni opiniis inda, por konatiĝo de la tutmonda laboristaro kun nia klubo priskribi ĝiajn bonajn flankojn de laboro, ne tuŝante ĝiajn mankojn. Tio ne signifas, ke ĝi ilin ne havis k ne havas; sed pri la mankoj k malbonoj ni parolos al la legantoj eble alian fojon.
Kiel k kial mi fariĝis komunisto
La 21-an de decembro 1928 mi ekmalsaniĝis en Parizo. Mi reiris al mia naskloko, k mi eniris klinikon en la ĉirkaŭaĵoj de Tulono (Toulon), Francio. En tiu epoko mi ne okupiĝis pri sociaj aferoj; miaj legaĵoj preferataj estis vantaj k idiotaj. En la oktobra monato mi amikiĝis kun malsanulo, kiu estis anarkisto. Jen li ekinstigis min atenti pri politikaj, sociaj, literaturaj problemoj. Li aĉetigis min multajn librojn, verkitajn de Rasin (Racine), Moljer (Molière) k ankaŭ de grekaj k romanaj aŭtoroj. Li legigis min ankaŭ proletajn k speciale anarkistajn ĵurnalojn, nome: Mondo, Libera Ideo ktp. Poste okazis longaj paroladoj (estis nur li, kiu parolis; mi aŭskultis), per kiuj li komprenigis al mi, ke se mi estus malsana, tio estas pro la senhonta ekspluatado de fikomercisto, kiu laborigis min por akiri pli da profitoj, ne pagante plian seruriston; ĉar mi faris la laboron, kiun estus farintaj du seruristoj. Mi ekkomprenis, k mi ekmalamis la ulojn, kiujn oni nomas “kapitalistoj”. Tamen mi ne ankoraŭ bone decidiĝis, ĉu mi devus fariĝi komunisto aŭ socialisto.
Tiam eniris la klinikon nova mal-
— paĝo 6 —
214 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
PRI LA AKTIVA MEMBRECO
Unu el la asertoj de la opozicio estas, ke la Lajpciga decido pri la aktiva membreco estas “direkcia artifikaĵo”. La tono de la artikolo en “Internaciisto”, en kiu tiu k aliaj asertoj estas prezentitaj al la publiko, povas impresi nur tiujn Gek-dojn, kiuj ne kutimas logike, objektive k racie pensadi k rezonadi, k kiuj pro tio tuj estas pretaj — ĉu ili konas la temon aŭ ne — aplaŭdi tiun eldiron.
Estas necese esplori, ĉu tiu aserto havas bazon k farante tiun esploron mi fidas je la sana prudento de niaj anoj, kiuj ja subskribis la unuan statut-paragrafon de nia organizo, kiu diras i. a.: ke ĝi [nelegebla] malebligi ĉe siaj membroj la dogmaĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj k helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni k prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn k sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias la plej rekta ktp.
Aplaŭdi asertojn, senbaze, gravvorte k agite prezentatajn, certe ne apartenas al la teniĝo de bona SAT-ano.
Ni do esploru la historion de tiu decido:
En “S-ulo” n-o 249 (11. julio 1929) aperis jena propono al la Lajpciga Kongreso de la Valencia SAT-anaro:
(Prop. 17) “Ĉar estas vera malhelpo por la ĝenerala SAT-agado, ke nur de jaro al jaro, okaze de la ricevo de l’ Jarlibro, la anoj ne abonantaj la oficialajn organojn, sciiĝas pri la ekzisto de la Asocio, tial la Valencia SAT-anaro proponas: La SAT-direkcio eldonu trimonate kroman oficialan eldonaĵeton, kies titolo povus esti: ‘SAT-Bulteno’. Ricevu ĝin ĉiu aktiva SAT-ano pere de la loka peranto. La gazeteto enhavu nur skize ĉion diskonindan por la tuta membraro. Amplekso k formato estu modesta, kiel ‘La Lernanto’. Se la nuna ekonomia stato de SAT ne estas favora por fari tian plian elspezon, ni ankoraŭ proponas, ke ĉe la kvar aperfojoj pojare de tiu Bulteno ‘S-ulo’ estu 8-paĝa, ĉar ni opinias, ke oni devas oferi iom el la privataj rajtoj por la komuna k ĝenerala pliboniĝo.”
En “S-ulo” n-o 251 (25. julio 1929) aperis jena propono al la sama Kongreso:
(Prop. 27) “Konsiderante, ke SAT havas 6 ĝis 7000 membrojn, sed nur 3 ĝis 4000 abonantojn al la oficiala organo ‘S-ulo’, k plie konsiderante, ke la vorto ‘aktiva’ rilatas al ‘agi’, t. e. ke la membro finance k spirite helpas al nia movado, mi proponas: ĉiu aktiva membro devas aboni al ‘S-ulo’. Membroj, kiuj aliĝas aŭ rekotizas sen abono al “S-ulo’, estas konsiderataj nur kiel pasivaj membroj. (13 381).”
Jam tuj la motivoj de tiuj ĉi proponoj ricevis mian simpation. Estas ja juste k ĝuste, ke nur tiu rajtu partopreni la diskutojn, decidojn k voĉdonojn, kiuj estas plene informita pri ĉio, kio okazas en nia organizo. Estas ja neeble doni tiun rajton al anoj, kiuj nenion scias pri ĝia interna vivo. Kaj kiel oni estas informata pri la organizaj aferoj? Per la organiza oficiala organo! Tio estas tiel klara, ke ĝi ne bezonas plian klarigon.
Dum la Lajpciga Kongreso propono 17 estas laŭ konsilo de la Proponkomisiono unuanime malakceptita. Anstataŭe la Prop. Kom. rekomendis akcepton de la propono 27, kiun la komisiono unuanime aprobis kun jena aldono: “K-doj, kiuj estas en mizera stato, laŭ la propono de la Perantoj aŭ grupoj estas esceptataj.” La Kongreso akceptis tiun proponon kun la aldono unuanime. (Protokolaro de la 9-a Kongreso, “S-ulo” 256, 29. aŭg. 1929).
Ni notu bone, ke la Prop. Kom. rekomendis k unuanime aprobis proponon 27 kun la proponita aldono; ke la Kongreso unuanime akceptis la proponon kun ĝia aldono k ke ankaŭ la referendumo ĝin akceptis.
Kiuj K-doj konsistigis tiun Proponkomisionon? Estas la K-doj: H. Muravkin (prez.), V. Kaulich (sekr.), W. Sterzenbach, A. Guhr, J. Burger, P. Köckeritz, K. Deubler, E. Rek, E. Lanti k W. Vildebrand. Inter tiuj nomoj estas kelkaj, kiuj igas nin miri pri la aserto de la opozicio, ke “la Lajpciga decido estas direkcia artifikaĵo”. Oni frotas siajn okulojn, legante, ke inter la anoj de la Prop.-komisiono estas kelkaj, kiuj nun agitas kontraŭ decido, kiun ili mem rekomendis k proponis!
Sed ĉu la tuta voĉdon-afero valoras tiom da tumulto k suspektigo? La statistiko parolu: Dum la lastaj tri jaroj oni voĉdonis jene:
1928 voĉdonis 1133 el 6023 anoj, t. e. 18,8% 1929 voĉdonis 1831 el 5170 anoj, t. e. 35,4% 1930 voĉdonis 1397 el 6412 anoj, t. e. 21,8%
El tio ni vidas klare, ke antaŭ la agitado de la opoziciuloj la fakte aktivaj anoj ne estis tiom multaj, kiom estis da abonantoj! Ĉu do la en Lajpcig akceptita statut-ŝanĝo fakte ŝanĝis ion? Ne! Tamen la opozicio asertas, ke per tiu statut-ŝanĝo “oni volas mutigi k senrajtigi 2000 Sovetiajn SAT-anojn k milojn da senlaboruloj-SAT-anoj en kapitalistaj landoj”, kiuj neniam malfermis sian buŝon k uzis siajn rajtojn, kiel montras ĉi-supra statistiko!
Kia ĥaoso devas esti en la kapoj de tiuj, kiuj senkritike “glutas” la opozician artifikaĵon! F. (13 745).
(daŭrigo de «Kiel k kial mi fariĝis komunisto»)
sanulo, kun kiu ankaŭ mi amikiĝis. Li estis komunisto k li dokumentumis min pri sia partio. Mi havis ankoraŭ alian amikon k tiu ĉi sciis esperanton. Li parolis al mi pri sia kara lingvo k decidis ĝin lernigi al mi. Tuj kiam mi bone finlernis esperanton, mi aliĝis al SAT k sur la aliĝilo mi notis: komunisto. Samtempe kun mia membriĝo ĉe SAT mi fariĝis komunisto; fariĝis tiam mi ankaŭ sennaciisto. Tio ne signifas, ke mi deziras, ke la komunistoj kaptu SAT. Ne. Kontraŭe, mi gratulas al SAT pro ĝia neŭtraleco k petegas ĝin sekvi tiun vojon; ĉar aliel, se SAT falus en la manojn de aparta politika partio, tio signifus ĝian malaperon. Vivu la unuiĝo, k estu forpelataj la malamikoj!
Ruŝu (Rouchou), 16 828.
EL LA REDAKTEJO
En ĉiu n-o de “S-ulo” vi legas mallongajn aktualajn raportetojn kolektitajn sub la titolo “La Klasbatalo tra la Mondo”. Tiaj mallongaj sciigoj ja taŭgas ne nur por informi la legantojn, kiuj ofte preferas tian legaĵon ol pli longaj artikoloj; ili ankaŭ tre konvenas por esti tradukataj k represataj en la nacilingva gazetaro.
Bedaŭrinde la kunlaborado al ĉi tiu rubriko estas nesufiĉa. Dum ĝenerale abundas pli longaj manuskriptoj, mankas tiaj aktualaĵoj koncize verkitaj. Kompreneble oni ne povas trakti simile koncize ĉiujn temojn, k ni ne riproĉas tiujn K-dojn, kiuj verkas pli longajn artikolojn — ĉiuokaze klopodantaj esti koncizaj — se la verkaĵoj estas originalaj k pensigaj. Sed multaj, eble ne konante la manieron verki etajn informojn, taŭgajn por “La Klasbatalo…”, rezignas entute sendi skribaĵon al ni. Do tial kelkaj konsiloj ĉi tie:
- Pri lokaj okazintaĵoj raportu nur,
[REKLAMO p.6] Du facile prezenteblajn teatraĵojn, parolĥorojn k versojn speciale taŭgajn por deklamo enhavas la 14-a volumeto de “Biblioteko de Sennaciulo” sub la titolo NIA TEATRO. 64 pĝ. Form. 11×14. Prezo 0,60 mk. g. Bibliotekistoj de grupoj k rondoj, mendu provizon por via bezono! Administrejo de SAT, Leipzig O 27.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 215
se ili havas pli vastan efikon k signifon, sekve estas ĝenerale konigindaj. 2. Pri okazoj, kiujn jam traktis la tutmonda lab. gazetaro, raportu nur, se vi mem povas aldoni ion kiel personan travivaĵon aŭ observon; sekve ne nur priskribu la eksteran aspekton de okazintaĵoj sen via persona rilato al ili. 3. Ne limigu tro la raportetojn al politikaj bataloj, strikoj ktp., sed konsideru ankaŭ la kulturan batalon, laboristan spiritostaton, organiziĝemon k. s.
El ĉiuj regionoj de l’ terglobo, kie ekzistas SAT-anoj, ni dezirus ricevi raportetojn, el Eŭropo same kiel el aliaj kontinentoj. Tiel niaj informoj estos vivantaj, sendependaj k sekve tiom pli valoraj, k ni povos prave diri: LA SAT-aparato servas.
PROFITU LA OKAZON!
Laborinte dum pli ol jardeko en ekspluatejoj sen libertempo, mi nun pretigis min por transmara vojaĝo. Mi forveturos el Novjorko la 25-an de aprilo al Glasgovo, Edinburgo, Lidz (Leeds) k Londono (la ĉefaj lokoj, kiujn mi trapasos dum mia enbritia vojaĝo. Poste laŭvice mi haltos en Antverpeno, Bruselo, Parizo, Stutgarto, Munĥeno, Linz k Vieno. Pri la cetera vojo, kiu devas konduki min al Orienta Saksio, mi ne decidis jam (ĉu mi pasos tra Plzen-Dresdeno aŭ tra Silezio). Mia vojaĝo estu vera p r o – k p o r – S A T – a vojaĝo. Mi do intencas paroli en la nomitaj urboj p r i S A T – a f e r o j en speciale aranĝotaj kunvenoj, kiujn organizu la lokaj K-doj. Mi restos en unu loko du tagojn; ĉiu tria estos vojaĝtago. Se iuj SAT-anoj tiulokaj dum mia restado povos montri al mi laboristajn kvartalojn, fabrikojn, senlaborul-oficejojn ktp., mi tre kontentus. Mi preferus loĝi k manĝi ĉe K-doj, k o m p r e n e b l e k o n t r a ŭ k o m p e n s o; se ne eblas, mi loĝos en hoteloj. Revene mi partoprenos la SAT-Kongreson konigante tie miajn spertojn. SAT-rondoj, LEA-grupoj k izoluloj, kiuj deziras inviti min, turnu sin plej baldaŭ al K-do T. Veder, 24—29, Merchant St., A s t o r i a, N. Y. (Usono); post la 1 0 – a a p r i l o oni skribu al K-do Horace Walker, 25 Grimthorpe Terrace, Ash Rd., Headingley, L e e d s (Anglio); plej malfruaj anoncu sin al red. de “S-ulo” en Parizo.
Veder (1307).
Korekto. Bedaŭrinde malklara fariĝis la frazo sur p. 195 (en n-o 337), 1-a linio de l’ 3-a kolono, pro tio ke la kompostistoj transsaltis unu tutan linion. Necesas aldoni: … (atakon kontraŭ) la Pariza artilerio ĉe Monmartr (Montmartre), prenis pozicion (kontraŭ la Versajanoj)… Bv. korekti en via ekzemplero!
Al la pilorio!
Specialan koncepton pri transpago de SAT-mono al li konfidita havas eks-SAT-ano Gelenberg (Varsovio), kiu akceptis abonmonon por “S-ulo” de 20 samurbaj K-doj kun la promeso havigi al ili nian gazeton (kiu tiutempe malfacile eniris Polion). Tio daŭris sufiĉe longan tempon, ĝis per rekta korespondado de iu el la trompitoj kun la Administracio malkovriĝis, ke Gelenberg tute ne pagis la sumojn al Lajpcig. Male, tie por libroj k aliaj mendoj la ŝuldo sur lia konto kreskis ĝis 43.55 mk. g. La Admin. admonis lin eble dekfoje, k li same tiel ofte promesis pagi. Poste silento, ĝis… ĉu ni devas esti mirigitaj pri tio? — en n-o 6 de “I-sto” lia nomo kun fideldeklaro al la opozicio aperas inter aliaj — k eĉ aldonis tiu fripono sian iaman SAT-matrikulon, kvankam li de kelkaj jaroj ne plu pagis sian kotizon!
Al la Esperantista Junularo Britia!
La kreskado nombre k entuziasme de l’ britia lab. junulara movado, k ĝia pliaktiviĝo en laboro kontraŭmilita k kontraŭkapitalisma pli k pli bezonigis esp. propagandon. Tial la Plenum-Komitato de l’ Brita LEA jam starigis Junularan Sekcion por a) propagandi esp-on inter lab. junularo k infanaro, b) starigi lab. esp. junul-grupojn por esp-istigo k alkonduko en ĝeneralan lab. esp. movadon. Junaj SAT- k LEA-anoj britiaj! ni tuj deziras aktivajn kunlaborantojn por labori ĉiuloke k ĉiudistrikte inter junaj komunistoj, socialistoj, Lab-liganoj, junkooperativanoj k infanoj. Interrilatu nepre kun la tutlanda organizanto: sekretario de l’ Junulara Sekcio de BLEA, K-do W. Latimer, Edenside Cottage, Canal Bank, Carlisle (Cumb.), Britio.
Ĝustigo
En la komuniko pri la afero Oholiav kontraŭ Ker, publikigita en n-o 332, pĝ. 159, la 2-a piednoto entenas eraron: La prezidanto de l’ Novjorka SAT-rondo, kiu ordinare ne havas voĉdonrajton, havas la decidan voĉon en okazo de egalnombraj voĉoj, k en la dirita voĉdono eluzis sian rajton.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
133 Tagoj de Sovethungario. Historia skizo de hungarlanda proletara revolucio. Kompilita el elektitaj artikoloj de gvidantoj k aktivuloj de hung. prol. revolucio. Eld. EKRELO, Leipzig. 1930. Form. 14×20. 142 pĝ. Prezo: 2 mk. g.
Kiel videble jam el la subtitola noto, temas pri kompillaboro; ĝi estas farita de kolektivo el kunlaborantoj k konsistas el pli malpli longaj skizoj pri la nelongdaŭra, tiom tragedie finiĝinta epoko de l’ sovetregado en Hungario dum la jaro 1919. La libro estas ankaŭ ornamita per aro da ilustroj k en fino oni trovas klarigojn pri div. politik-teknikaj vortoj k neologismoj uzitaj en la verko. N. B.
Ruĝa Talko, E. G. Pestun. Fondiĝo de unua soveto en la jaro 1905. El rusa lingvo trad. S. Stefan. Eld. EKRELO, 1930. Form. 11×15. 21 pĝ. Prezo: 0,20 mk. g.
Estas historia priskribo de la bataloj de tekslaboristoj en la Ivanovo-Voznesenska regiono dum la cara regado. Kiel oni trovas ofte ĉe ruslingvanoj, la tradukinto tro malofte aplikis la difinitan artikolon “la”.
Per Voĉo Plena. V. Majakovski. Revoluciaj poemoj. Eld. EKRELO, Leipzig 1930. 72 pĝ. Form. 12×16 cm. Prezo: 0,70 mk. g.
La subita morto (memmortigo) de Majakovski en lasta jaro altiris la atenton tutmondan al tiu proleta poeto sovetia. Ankaŭ en “S-ulo” tiam aperis 2 artikoloj pri li k lia verko (en n-oj 292 k 294). En antaŭparolo al la broŝuro ni legas, ke “prilabori ĉi tiun libreton instigis ne kutima esteta deziro de poeziamantoj, sed tute celkonforma tasko: prezenti per elektitaj modeloj la aktualan evoluon de la Sovetia proleta literaturo”. La versoj estas liber-ritmaj; kelkaj aspektas tre strange, sed ne mankas en ili forto. Presteknike malbona (preseraroj, elfalintaj literoj ktp.). Aro da neklarigitaj nov-vortoj (tribunuso, tumuluso, glaŭka, blaga, flako, latrino). N. B.
Nia gvidanto. Skizoj pri Lenin. Eld. EKRELO, Leipzig 1931. 48 pĝ. Form. 10×14 cm. Prezo: 0,35 mk. g.
Du artikoloj de Stalin (el kiu la pli longa jam aperis en la kadro de l’ Komunista Biblioteko de CK SEU) k unu de Jaroslavski pri personeco de Lenin, lia koncepto pri armita ribelo k lia rolo en la komunista partio. Ni notis la neologismon “floto” anstataŭ “ŝiparo”, kiu lasta vorto al ni ŝajnas tute sufiĉa.
Batalante por la metalo. N. Miĥajlov. Elrusigis P. Gavrilov. 27 pĝ. Form. 10×14 cm. Eld. EKRELO, Leipzig 1931. Prezo: 0,20 mk. g.
Agitcela broŝuro por la efektivigo de l’ Sovetia Kvinjarplano dum kvar jaroj, per priskribo de ekzemplo pri laborraciigo, laborinstigo k socialisma konkurado en metalfabriko de USSR. Ni trovis kelkajn neologismojn: soldisto (?) (p. 7, 25), detrimento (= malutilo) (p. 22); vera domaĝo estas la daŭra uzo de l’ vorto “uzino” (anst. fabriko), kiu enŝteliĝis en rusaj vortaroj. “Sufokigi” (p. 18) estas gramatike malkorekta (devas esti: sufoki). N. B.
E. Drezen, Analiza Historio de Esperanto-Movado. Eld. EKRELO, Leipzig, 1931. 95 pĝ. Form. 14×22. Prezo: 1,70 mk. g.
De historiisto oni devas postuli unuavice objektivecon. Unuavide, laŭ
— paĝo 8 —
216 SENNACIULO
la prezentmaniero de l’ libro, oni emus kredi, ke estis la celo de l’ aŭtoro solvi sian taskon kun bona konscienco. Sed ho ve! tuj falas tiu ŝajno, kiam ni legas la lastan (X-an) ĉapitron pri la laborista esperantismo, kiu preparas al la leganto informita pli ol unu surprizon. La plej granda estas sendube la kruda agnosko pri la skismo en la lab. esp. movado (en aparta subĉapitro nomita “Splitiĝo de lab. esp. movado) kiel fakto… jam en tiu epoko! ĉar la antaŭparolo, kiu verŝajne estas verkita laste, portas la daton: 12. 5. 1930! Tio ja estas nova fakto, kiu plifortigas la konjekton, ke dum tiu tempo jam, kiam en oficialaj deklaroj la skismigantoj ĉiam asertis, ke ili volas la unuecon la disigo de nia movado estis plendecidita, la malnobla plano kontraŭ SAT estis finpreparita de CK SEU.
Sed kie evidentiĝas la pasia neobjektivemo de l’ aŭtoro, estas, kiam li diras pri K-do Lanti, ke ĉi tiu eksiĝis el la kompartio pro privataj konsideroj (pro timo perdi sian ŝtatoficon de instruisto!) (vd. pĝ. 83), kiam ĝuste en tiu jaro (1928) ekzistis nenia danĝero por li tiurilate. Ekzistis ja danĝero en 1923, kiam la reakcia instruministro Berar (Bérard) kontraŭbatalis la propagandon de esp-o k celis per tio speciale la kreskantan lab. esp. movadon.
Ne malpli karakteriza pri la “objektiveco” de l’ aŭtoro estas lia forsilento pri siaj propraj mallertaĵoj k fiaskoj, rilate la faman ESKI, kio signifas: Esp. Sekcio ĉe Komintern, poste nomita Esperantista Komunista Internacio, ĉar ĝi stariĝis kiel Kom-intern-Sekcio sen demando pri konsento al Komintern mem! Tiu “Internacio” kun kelkdekoj da anoj nur en Rusio cetere vegetaĉis, ĝis la CK de l’ Rusa Kompartio fermis ĝin. La malnovaj legantoj de “S. R.” trovas en la n-o 28 (julio 1922) sufiĉe trafan ateston pri tio.
Tiom pli estas laŭdata de Drezen la agado de CK SEU. Se jam en antaŭaj ĉapitroj elmontriĝas ia nekontestebla patriotismo de l’ aŭtoro (pĝ. 7, 35), en la ĉapitro pri SEU (pĝ. 85/88) la fiersento atingas la plejon. Estas trudata la impreso, ke la “rusaj” esperantistoj estis k estas la plej idealistaj pioniroj. Kaj kompreneble estas SEU, kiu “per sia centrigita organizo, per siaj konceptoj socie k lingvo-science senriproĉaj, per sia dialektika argumentado (tiel!), per la lernolibroj ellaboritaj laŭ statistika scienca metodo… ne nur ricevis certan atenton ĉe la sovetia publiko. Ankoraŭ plie — ĝi trudis sian idearon, siajn konceptojn k siajn labormetodojn al la organizitaj lab. esp-istoj eksterlandaj” (pĝ. 87). Tiel finsonas proksimume tiu ĉi cetere ne bonstila k ne tre originala verko. N. B.
De Vem Världsdelarna. Esperanto-sveda agit-teatraĵo en unu akto de Elma k Einar Adamson. Eld. Svenska Esperantobyrån, Göteborg. Prezo: 35 öre. 16 p. Form. 13×19.
Estas propagandaĵo parte esperant-, parte sved-lingve parolata, kiu taŭgas por interesi por esp-o ĉe varb-aranĝoj. Ĝi estis jam ludita en antaŭaj jaroj kelkfoje kun sukceso en pluraj svedaj urboj.
[REKLAMO p.8] Jus aperis: Manifesto de la Sennaciistoj 32-paĝa kajero da dense presita teksto riĉenhava. Neniu esperantisto rajtas malhavi tiun verketon, se li pretendas esti ĝuste informita pri la nova ideo-fluo, kiu plifirmiĝinte fosas sian sulkon en la laborista movado. La tre malkara broŝuro estas mendebla ĉe jenaj adresoj: Britio: (3 pencoj) K-do Horace Walker, 25, Grimthorpe Terrace, Ash Road, Headingley, Leeds. Francio: (1,50 fk.) K-do L. G. Avid, 19 bis, rue J. B. Baudin, Villejuif (Seine). Germanio: (0,25 mk. g.) K-do J. Burger, Bruchstr. 47 a, Essen. Nederlando: (0,20 gd.) K-do F. Faulhaber, Marathonweg 15, II, Amsterdam. Norvegio: (0,30 oeroj) K-do M. Muribo, H. H. Rodes Vei 1, Bekkelagshögda, Oslo. Polio: (0,50 zl.) K-do St. Rostoniec, ul. Piekna 52, Varsovio. Usono: (0,10 cd.) K-do T. Veder, 24—29 Merchant St., Astoria, L. I. Ankaŭ mendebla ĉe la Administrejo de SAT.
[REKLAMO p.8] Kart- k letervespero en komenco de majo 1931. Ni nepre respondos k premios la plej bonan bildokarton k la plej interesan leteron. Proletara Esperanto-Grupo, Hamburg-Altona, Adr.: W. Behrmann, Berthastr. 6, III, r., H a m b u r g 22.
[REKLAMO p.8] Al lab. societoj k Gek-doj de la tuta mondo! Laborista societo esp. en Plzen-Peklo, aranĝos ĉi-jaran aŭtunon la 20-an solenan ĝeneralan kunvenon kun esp. ekspozicio. Tial ni petas dediĉi aŭ pruntedoni al ni esp-ajn afiŝojn, gaz., PK, PI, PM, glumarkojn, fotojn ktp. Sendu ĉion al: Josef Pešek, prezidanto de la societo, Skvrnanská tr. 19, III, Plzen (Ĉeĥoslovakio). — Ni ĉiam respondos!
[REKLAMO p.8] Atentu! Gek-doj k Grupoj tutmondaj! — Lab. Esp. Grupo Weinböhla dez. serioze k longdaŭre koresp. pri temoj: politika, liberpensula, lab. vivo. Resp. garant. Skribu multnombre. Adr.: K-do Erwin Frost, Försterstr. 10, II, Sörnewitz bei Meissen (Germanio).
[REKLAMO p.8] Esperantista Tendaro 13 km. de Nice. Vivo sub tendoj. Suno tutan jaron. Plena pensiono en tendo de 4 mk. g. Spec. prezo por karavanoj. Ekskursoj, nekare: Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu al: K-do Yelland, ASPREMONT apud Nice (Francio).
MEMORNOTO
Priesper. artik. k notojn enhavis: Tieng Dan, Hue (Hindo-Ĉinio), 11. 1. (pri SAT); Phu-nu Tan-van, Saigon, 27. 11. (nun malpermesata anamlingva organo); Dong-Pnuong, Hanoi, 24. 12.; Signalen, Stokh., 5. 3.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 7. 3.; Le Populaire, Paris, 9. 3.; Labour Woman, Londono, marto; Neue Zeitg., München, 20. 2.; S. A. S. (sportgaz.), Dresden, 23. 2.; Solidarität (bicikl. organo), 1. 1.; Le Règne de l’Homme, Bièvres, 1. 3. (pri sennaciismo).
Peresper. materialon enhavis: Neue Zeitung, München, 24. 2.
NIA POŜTO
Britianoj, atentu! Antaŭ kelkaj semajnoj ni ricevis el Britio grup-raporton por la “Kroniko”; ĉi tiu, sendita ĝustatempe al la presejo, tie estas bedaŭrinde perdita. Bonv. refoje sendi! Red.
KORESPONDADO
AŬSTRIO — Aŭstra K-do interŝ. PI, fotojn. Adr.: Josef Horvat, Wielandgasse 41, III, S. 1, Graz. — Aŭstra K-do interŝ. PI, fotojn. Adr. Karl Torsch, Schneider Schulg. 1, Graz.
FRANCIO Kiu franca K-do aŭ grupo povas doni al mi informojn pri laborricevo en Francio? Sciigojn sendu al: K-do Rudolf Haidl, Construction de Locomotives, Saint Joseph, Nantes.
GERMANIO K-do H. Schink, Schweizer Str., Rotschau i. Vogtl., kĉl, L, PK, PI, PM. Ĉiusemajne mi povas sendi AIZ. —Lab. Esp. Grupo koresp. kolektive k individue, L, PI, kĉl. Adr.: K-do Kurt Backmann, Bleichstr. 205 b, Bielefeld. — Esp. rondeto serĉas viglan koresp-adon kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI, PM, fotojn, gaz. il. Adr.: K-do Alfred Ballin, Delitzscher Str. 2, Schkeuditz. — Resp. ni nepre garant. K-do Willi Fischer, Dittersdorf b. Chemnitz, Nr. 61, c, kĉl, pri ĉ. tem. L, PK, PI. Certe resp.
HISPANIO — K-do 15 430, devigita forlasi ĉi-landon petas helpon. Li ĝoje ie laborus k rekomp. laŭpove siajn helpantojn. Adr.: Johano del Peso, str. Belén 5, Madrid.
LITOVIO Malliberulo koresp. kĉl. L, PK, kun ekstremaj pacistoj (kiuj neniel helpas militismon) pri pacaj k religiaj demandoj, precipe kun Gek-doj tolstojanoj. K-do Juzefo Petrulis, S. D. K., Šiauliai.
SVEDIO — Kelkaj lernantoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Adr.: Ake Olsson, Box, 26-1, Bromölla. — 4 Gek-doj koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: E. Tenglin, Tallgatan 9, Sundbyberg.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La mizeregaj kondiĉoj de l’ virino en Hindio | 209—10 |
| Banko bankrotas en Usono | 210 |
| Kiel la nuna ekonomia malviglo efikas sur la instruistan vivon en Japanio | 210—11 |
| La mondtrusto Unilever | 211 |
| Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo k puno | 211—12 |
| La klasbatalo tra la mondo | 212 |
| Nia klubo | 213 |
| Kiel k kial mi fariĝis komunisto | 213—14 |
| Tra Esperantio | 214—16 |
| Korespondado | 216 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 340, 9-a de aprilo 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
- April 1931 M 1c. Paul Gottgetreu, Herrenstr. 12
2209 I
[BILDO p.1 | 33,4,70,13] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj paraleloj.
7-a JARO, N-o 340 LEIPZIG, 9. / 4. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
JE LA MEMORO PRI MARTIROJ K MURDISTOJ
La parlamento de Hungario, la 26-an de februaro 1920, — antaŭ dek unu jaroj — unuvorte deklaris, en la akompano de mangrenadpreparo, gubernatoro Nikolaon Horti (Horthy). Antaŭe li estis imperiestra ĉambristo k la imperiestro komisiis al li la ŝiparon. Sed kiam la trono de lia sinjora moŝto ekbalanciĝis, li tuj transdonis la militŝiparon al la malamika armeo, k fiksis kiel kondiĉon nur tion, ke siajn valorojn estantajn sur la tradicia estradponto li povu forporti. Kaj post kiam li sukcese petegis la pensimonon de la registaro Karoli (Károlyi), li iris al Szeged por esti kontraŭrevoluciulo. Tie li estis elektita armeestro. Li, kiu taŭgis al la tieaj uloj: “kiu estis homo ne de la penso, sed de la agoj.”
Vere, eĉ se Nikolao Horti volus, li ne povus esti homo de la penso. La agojn li ŝatas, kiuj akomodiĝas al lia anima strukturo. Kaj se antaŭ la herooj de la antikva Grekujo la junuloj k virgulinoj, “la senpekuloj de la popolo”, disjetis ruĝajn rozojn, ankaŭ Nikolao Horti devas rerigardi: ĉie burĝonas la sangrozoj de senkulpaj vivoj, kie lia makulbota individuo trapaŝis la landon. Dum la jaro 1919, en Szeged, ili starigis venĝo-tribunalon, kies juĝistoj estis oficiroj resopirantaj sian senzorgan vivostaton, la prokuroroj k same la atestantoj estis la spionoj k la interesataj kontraŭuloj.
Ili faris verdikton pri miloj da forestantaj, nenion supozantaj akuzitoj. Nur unuspeca verdikto estis: la mortkondamno. Kies nomo lokiĝis sur ĉi tiu mortlisto, tiu aŭ “estis forŝtelita” de hejmo sia aŭ ili “elŝtelis” per la helpo de juĝistoj k prokuroroj ilin de la tribunaloj k poste senkompate mortigis ilin. Kaj se pro la tiam ĉeestanta rumana armeo ili ne povis havigi al si la kondamnitojn, tiam ili atendis ĝis la Entento — laŭ la garantio de Stefano Betlen, ke ili estas respublikanoj k nur volas restarigi la leĝan formon — enpermesis la blankan armeon ĝis la mezo de la Tisza-regiono k al la Transdanuba parto de Hungario. Kaj tiam ili povis kapti k
[BILDO p.1 | 35,47,66,77] Karikaturo de Horti en maristoficira uniformo kun ordenoj; super li ĉielo plena de krucoj kaj pendigiloj. Subskribo de la desegnisto: Hugo Gellert.
HORTI.
venĝi sin je la popolo, kiu foje volis forskui de si la feŭdan reakcion k volis akiri la teron sterkitan per siaj larmoj k ŝvito. Post Szeged sekvis Siófok. Tie ĉi denove estis starigata la venĝo-tribunalo de Horti. Ĉe la fino de l’ Siófok-a restado — dum la tuta restinta Hungario estis laŭta pro stertorado de viktimoj mortigataj, — jam denove aperis en Budapeŝto, kie tiam Horti ankoraŭ ne havis potencon, la gazeto de la hungaria laboristaro: Népszava. Redaktoro ĝia estis Adalberto Somogi, iama provinca instruisto, la mildanima edukanto por socialismo.
Scion k homamon resonis ĉiuj liaj verkoj. Kiel li k la gazeto de la socialistoj ne estus protestintaj pro la teruragoj de la blanka teroro?! Ne tiel, kiel estis bezone k kiel ili estus ŝatintaj, nur kiel ebligis tion la cenzuro de la rumanoj, vokitaj de la blankuloj.
Sed en Siófok fariĝis granda la kolero. Skribi kontraŭ la estraro de la nacia armeo? Kiu estas tiu kuraĝegulo tie en Budapeŝto? Estas li nomita Adalberto Somogi. Finita la debato! Mortu! Mortu li per tortura morto! Kaj la oficiraj ekzekutistoj decidis.
La sorto de Ad. Somogi de nun estis decidita. Lian loĝejon en Budapeŝto spionis la oficiroj de Horti; ili ŝteliradis ĉirkaŭ li: kiam ili povos lin “forŝteli”? Sed Somogi estis avertita de kelkaj flankoj k li ne loĝis hejme, sed en diversaj hoteletoj, de kie li vizitis orde la redaktejon. Tien enportadis al li la vespermanĝon lia familio.
La 14-an aŭ 16-an de februaro en la Gelert-hotelo dum posttagmeza teo sidis la sinjoroj ekzekutistoj: la armeĉefo k kelkaj oficiroj. El la estrara oficejo oni enportis la presprovaĵojn, jus ricevitajn de la cenzuro. Inter ili ankaŭ tiujn de Népszava, kun artikolo de A. Somogi pri la transdanubaj teruraj okazintaĵoj. Do, ĉi tiu homo ankoraŭ vivas? indigniĝis junulo elinter la ekzekutistoj. “Oni devas ne paroli, sed agi” ekparolis la armeĉefo Horti riproĉe.
Kaj la oficiroj de l’ taĉmento Ostenburg laŭ la tiama “entuziasma senprokrasta” modo ekstaris, alligis la glavojn. Se ne sukcesis la aliaj taĉmentoj, ili certe plenumos la verdikton.
Ĉar estis verdikto subskribita de la armeĉefo Horti. Tion ja asertis relative honesta homo, iu tiama ministro, kiu foje kun kelkaj grafoj, inter ili
— paĝo 2 —
218 SENNACIULO
Stefano Betlen, vizitis en Szeged Horti por peti promeson, ke okaze de enmarŝado en Budapeŝto estos ĉesigataj la kruelaĵoj. Sed tiam Horti prenis jurnalfolion en sian manon k diris “sed kiu skribas ĉi-specajn, tiu naĝos…”.
Kaj la 17-an de februaro en 1920, du-tri tagojn post la sceno en la hotelo Gelert, vespere ĉe malluma stratangulo ĉirkaŭis oficiroj el la redaktejo venantan Somogi por “legitimi” lin. Kun li estas Adalberto Bacsó, juna poeto, espero de la estonto. Juna edzo. Li irus hejmen jam por vespermanĝi, sed fidele akompanas al la hotelo la redaktoron, la majstron, por ke ne okazu al li ia malbono. Ĉar iuj intencas kapti lin.
Eĉ jam estas ili kaptitaj. Internen en la tie atendantan aŭtomobilon de la armeestraro n-o A-III-36.
Oni eltiris post du tagoj el la Danubo du kadavrojn, laŭ la oficiala protokolo ambaŭ estis antaŭ la jeto en la Danubon terure mortigitaj, la okuloj elpikitaj, en ambaŭ korpoj pli ol dudek piksignoj k paftruoj. La fingroj eltorditaj, la ostoj rompitaj, ilia abdomeno malfermita; en la ventro k en la poŝoj pezaj ŝtonoj. Kaj nature ambaŭ estis elrabitaj.
La polico konstatis la nomojn de la murdistoj. Ili estas Megay László, Soltész István, Lehrer Árpád k Kovarcz Emil. Tamen poste malgraŭ ĉio la proceso kontraŭ ili estis ĉesigata.
Sed por pli malfrua — tamen konvena — tempo ni havas ne kontraŭeblajn atestilojn formetitajn en bona loko. Certe sekvos la tempo de la saldofaro! Kun la murdistoj k same kun la komisianto.
Ĝis tiam hejme la hungaria proletaro je la nomo de l’ tuta popolo nur per mallaŭtaj vortoj povas doni signon pri la doloro k precipe pri la vero. La elmigrintoj kun la hungaria laboristaro kune oferas je la memoro de la du noblaj martiroj k de miloj da samsortanoj, sed samtempe en la nunaj cirkonstancoj staras antaŭ ni la devo konstante anonci antaŭ la tuta mondo: Nikolao Horti estis ne nur pera, sed senpera komisianto de la murdistoj. Kaj lia sanga mano ne nur pro la nobla vivo de K-doj Somogi k Bacsó estas malbenita, sed ankaŭ pro tiuj miloj, kies murdon li konsentis k kies murdistojn ankaŭ hodiaŭ li konstante ŝirmas. Malbenita estas li pro la enkarcerigo de dekmiloj, malbenata k malbenita pro la sklavigo al milionoj.
Sed ne la malamo, pli vere la intereso de la laboranta popolo estas tio, kio tenas distinge la memoron pri la martiroj. Ni oferas por ilia memoro, ĉar ni ŝatas iliajn instruojn, la ekzemplon de ilia vivo, k se la hungara popolo volas vivi, ĝi devas forskui de si mem la regadon de Horti-oj.
Kompiltradukis laŭ artikolo de Ladislaŭ Fényes en Világosság (Helo). 8739.
[REKLAMO p.2] Dek kvin K-doj el naŭ landoj kolektis monon k pruntedonis ĝin senprocente al SAT kun la celo eldoni: Vortoj de K-do E. Lanti kun antaŭparolo de L. Bannier. La verko jus aperis: ĝi estas 192-paĝa, dense presita k entenas jenajn ĉapitrojn: 1. Mondlingvo, 2. Organizado, 3. Edukado, 4. Sennaciismo, 5. Socipolitiko, 6. Pacismo, 7. Priskriboj, 8. Polemiko, 9. Pensoj. La bele presita volumo kostas nur 12 fr. fr. (2 mk. germ., 2 ŝil., 0,50 dol., 2,50 svis. fk., 1,50 guld. hol.). Aĉetu, aĉetigu la libron: per tio vi ne nur havigos interesan k bonstilan legaĵon, sed vi plie helpos al SAT eviti la rifon, ebligante, ke ĝi pagu siajn ŝuldojn. Sidejo de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX. Administrejo: Colmstr. 1, Leipzig O. 27.
LA STACIDOMA ATENDEJO
Fervojista raporto el Germanio
Tago de semajno; inter la sesa k la sepa matene aroj da laborantaj proletoj forlasas la laboristajn vagonarojn, rapidante atingi la atendejon, kiu en sia spaco ofte ne povas akcepti la multnombron da alvenantoj. Intertempe izolaj individuoj, ĉu mizeruloj aŭ senhejmaj vaguloj, ĉu ankaŭ drinkemuloj k diboĉemaj monhavantoj, unu post la alia malaperas, dorse lasante la gasteman atendejon, la rifuĝejon por ĉiuj homoj, tiel liberigante sidlokojn por aliaj. Inter la sepa ĝis la oka ĝi malpleniĝas, pro foriro de l’ gelaboristoj, kiuj aliras pli malpli rapide la laborejajn murojn. Se troviĝas en la atendejo malmultaj vojaĝantoj k senhejmuloj, ili estas devigataj eniri la apudan ĉambron pli malgrandan, la porvirinan atendejon. Ekalvenas nombro da purigistinoj, kiuj svingas balailojn k sitelojn da akvo k rapide komencas la purigon. Malsekiĝas la planko, foriĝas la polvo de sur la tabloj k seĝoj, ekaperas la kelnero, kiu kovras la tablojn per freŝaspektaj tukoj; la servisto forportas la malpuraĵon k la atendejo renoviĝas, tuj akceptante aliajn nov-alvenintojn, kiuj interrompas sian vojaĝon. Estas okupataj benkoj k seĝoj, tintas taso da kafo k lakto. Malgrasuloj malsate k avide englutas kafon kun peco da pano, eĉ pankrustojn relasitajn de forveturintoj. Tie, monhava vojaĝanto jam trinkas bieron, manĝas varmegigitan aŭ rostitan kolbason apetitigaspektan. Apude, senhejma mizerulo, sentanta murmureman stomakon, malsate rigardas, ne povas matenmanĝi ion ajn, eĉ ne sekan pecon da pano.
Alveturas vagonaroj. La elvagoniĝintaj pasaĝeroj parte preterpasas la atendejon, parte eniras. Jen animprema aspekto! Pola familio traporldiĝas [?], serĉante anguleton por sia anaro: patro, patrino k kvar idoj de unu ĝis ses jaroj. La plej juna premtenas sin sur la patrina dorso, plorante pro malsato k soifo. Kompatemulo alportas glason da akvo por unua trankviligo. Intertempe la gepatroj de l’ malriĉe vestitaj infanetoj klopodas kvietigi la malsaton, dezirante al si pli bonan estonton, en provinca bieno, kie ili kamplaboros por kelkaj markoj semajne. Ilin nutras nur espero!
Informila signalo: “Envagoniĝi al Hanovero, Hamburgo, sur la perono dua!” Sekve moviĝado ĉie en la atendejo k la duono de l’ travojaĝantoj malaperas, portante pli malpli ampleksan pakaĵon. Proksimiĝas tagmezo. Je la dekdua la kelnero purige ordigas la tagmanĝajn tablojn, al kiuj sidiĝas aliurbaj oficistoj, kiuj alvenas unu post la alia. Elkuireja bonodoro estas rimarkebla, bretoj kun buloj aperas k la dejorintaj oficistoj malsataj bonapetite malaperigas la manĝaĵon. Ĉe la apuda tablo senlaborulo, ekkonebla per malbona eksteraĵo, avide strabas kun ribelemaj intestoj sur la bulojn, devigate rezigni. Nun satiĝis la oficistoj k foriras por rec dejori.
Ekvidante tiun favoran okazon la malsategulo ekkaptas la restaĵon k englutas ĝin kun manĝegemo. Aliaj vojaĝantoj devas kontentiĝi pri telero da supo, se ne la monuja enhavo permesas pli multekostan menu-manĝaĵon. Foriras k alvenas pasaĝeroj diverstipaj, ekzemple maljunulino, kiu revenante de foiro dedorsigas korbon, k karavano da vilaĝanoj, egalkostume vestitaj, kiuj refreŝiĝas ankoraŭ per glaso da biero, por tuj poste envagoniĝi hejmirante. La posttagmezon individuoj diverskategoriaj aperas: senlaboruloj, sentaŭguloj, kripluloj, ekskursantoj, migrantoj, naturamikoj, ŝtelistoj ktp. Senlaborulo lace k malgaje sidiĝas en angulo, meditante pri la taga fiasko ĉiama. Timemulo singardeme superrigardas la atendejon, ĉu li povos resti tie nepersekutate. Lambastonulo kun kripligita mano ŝoviĝas de tablo al tablo, laŭdante alumetojn, ciron, laĉojn k similajn objektojn ĉiutage uzatajn. Eksonas kanto, laŭansere aperas gaja k vivema junularo laborista, senzorga societo, distrante
— paĝo 3 —
SENNACIULO 219
per muzikprezento la ĉeestantaron. Pli serioza aspektas alia grupo da migruloj, kies celo estas la Vestfalia k Rejnlanda regiono, kie ili esperas trovi laboron k vivtenon. Oni distingas kafan aromon. De l’ malantaŭa flanko ekkrio: “Mia monujo malaperis!” Virino mezjaraĝa traserĉas tutan sian havon, sensukcese, ĉar ŝi ne povas reakiri la ŝtelitan monujon. Ŝtata gardisto, kiu okupas sin speciale pri tio k helpeme serĉas, ne povas trankviligi la virinon; eĉ la plej maldolĉaj virinaj larmoj ne reaperigis la perditaĵon; malaperis la ŝtelisto kun la monujo.
Vivplena moviĝo ĉe la bufedo: “Mastro, bieron, ok, dek glasojn da biero!” Al drinkuloj estas permesate laŭvole ĝui la alkoholan refreŝigaĵon. Pro nesingardemo nun subite aŭdiĝas tintado, disrompiĝas glasoj, ĉirkaŭsaltas vitreroj, interdisputas mastro k gastoj, kiuj lastaj rifuzas anstataŭigi per monpago la disrompaĵon. Policanoj alloigitaj per la bruo, post konciza klarigo per sia potenco malkviete forigas la kontraŭstarantojn.
Vesperiĝas k estas lumigata la atendejo. De ekstere krakanta pluvego aŭdiĝas, alfluo de ĝisoste tramalsekigitaj homoj, precipe senrifuĝejuloj kun palaj mienoj, kiuj klopodas resti surbenke. El la kuirejo klakantaj teleroj anoncas la horon de l’ vespermanĝo k la kelnero rapide servas la preparitan manĝaĵon. Interrompas la tuton plorantaj infanoj de travojaĝantaj kamparanoj, kies kriado aŭdiĝas ĝis ekstere; ili krias pro manko de nutraĵo, — sen mono ja nenio estas havebla. Jen alia speco de pasaĝeroj, kiuj kartludante pasigas la vesperon, per ĉiu karto alfrapante la tablon k akompananta la ludon per malbenoj. La ĉambrego estas plenplena ĝis la lasta loko. Poŝtoficistoj kun orumitaj uniformoj atendas sian vagonaron. Malvarmiĝas ekstere; ĉe l’ hejtilo staras frostantaj migruloj k klakas per la dentoj. Enangulaj amant-paroj ekridas. Estas noktomezo.
Melankolie tirharmoniko anoncas la mizeron de l’ nuna vivo, kante akompanas la instrumenton blindulo, kies sola panakiro estas la almozpetado. Publikulino kun akompanantaro elspezas la ĝisnunan profiton por drinkaĵoj k ĉe ekalveno de l’ biletkontrolisto eliĝas rapide, kvankam ebrie ŝanceliĝante. Unu horon post noktomezo alkoholaĵoj ne plu estas vendataj. Intertempe la ofica kontrolisto seninterrompe k senkompate laboras, ekzamenas la biletojn, kaptas senbiletajn dormantojn, arestigas suspektindajn ulojn, kiuj deziras kapti rabaĵon en tiu loko. Senazilaj refoje estas la mizeruloj en torenta pluvo, dum la policanoj reiras en la atendejon por serĉi viktimojn.
Post fermo de l’ urbaj restoracioj alvenas diversaj diboĉuloj por sobrigi sin per taso da kafo aŭ botelo da mineralakvo, rakontante pri la sukcesoj de l’ pasinta tago. La nokto forpasas kiel la homa vivo — en la ejo regas netrapenetrebla vaporo, atmosfero malbonodora pro alkohola haladzo, nesufiĉa ventolado; ĉie surplanke kuŝas paperetaĵoj k malpuraĵo, kvankam ĉiuflanke troviĝas paperkorboj…
Daŭre alvenas k foriras vojaĝantoj, ĝis frumatene ree la laboristoj el provinco plenigas la atendejon, la senkostan restadejon k rifuĝejon, la internacian renkontejon por ĉiuspecaj homoj.
Mailand (265).
VARB-KONKURSO
Ni alvokas la legantaron al granda konkur-varbado.
Ni fiksas tri premiojn por tiuj aktivuloj, kiuj ĝis la XI-a Kongreso de SAT varbas al “S-ulo” la plej multajn novajn abonantojn.
1-a premio: Senpaga jarabono al “S-ulo”, al “La N. E.” k jarkotizo al SAT, plus la “Plena Vortaro de Esperanto”;
2-a premio: Senpaga jarabono al “S-ulo” k al “La N. E.” plus “La Fera Kalkanumo”;
3-a premio: Senpaga jarabono al “S-ulo” plus “Kandid”.
Krome ĉiuj konkurs-partoprenantoj, kiuj sukcesos varbi pli ol 50 novajn abonantojn, ricevos la unuan premion dum 3 jaroj.
Por ke la varbantoj en malgrandaj lokoj, tre ofte izoluloj, ne rezignu dekomence je la partopreno en nia konkurso, ni promesas ankaŭ al tiuj abonigantoj surpriz-premiojn. Kiu abonigos eĉ nur 1, 2 aŭ 3 novajn esperantistojn, havos do la kontentigon ricevi senpage iun de SAT eldonitan broŝuron kiel surprizon. Tiel, ĉiuj varbantoj estos iel rekompencitaj en la fino de l’ konkursdaŭro.
La abonoj estu farataj laŭ la povo de l’ varbatoj: ĉu trimonata, sesmonata aŭ jara; gravas nur la nombro de l’ varbitoj. Laŭmezure de l’ varbado la mono samtempe estu sendata kun la listo de l’ nomoj k adresoj de la varbitoj al la Administrejo kun indiko: Varbkonkurso al “S-ulo”. Ĉi tiu indiko necesas por ĝusta kontrolo. De tempo al tempo aperos en “S-ulo” noto pri la stato de l’ konkurso.
Listoj sen mono ne estas atentataj.
Antaŭen por la 1-a premio dum 3 jaroj!
Por klarigo: Ĉi-supra konkurso al varbado de abonantoj ne estas iniciatita de la Direkcio de SAT nek de la Redakcio de “S-ulo”: la propono venas de iu K-do, kiu samtempe kun la projekto deponis ĉe ni la monsumon necesan por garantii per ĝi la pagon de l’ premioj sen ia elspezo por SAT, escept ante la librojn.
KULAKOJ¹
Mia amiko Tadeo Panov, kiu nun estas komizo en kooperejo k kandidato de komunista partio, rakontis al mi, kiel li laboris kiel kamplaboristo ĉe siberiaj riĉuloj.
Tiuj kruelegaj, senkoraj avaruloj estis pretaj trinki sangon de siaj laboristoj por gajni pli da kopekoj. Tagnokte, ofte sen kontrakto, laboris la gejunuloj, tre malbone vestataj k nutrataj.
Iufoje, sabate, reveninte laca en la vilaĝon, Panov ekdeziris promeni kun la samvilaĝaj gejunuloj. Estis jam vespero. Sed la mastro havis alian opinion k ordonis al li veturi kampen (12—15 kilometrojn) por veturigi fojnon. La junulo rifuzis — k la riĉulo lin vundis per forkego.
K-do Panov komunikis la fakton al vilaĝsoveto. La kulako fariĝis kvieta kiel ŝafo k petegis lin silenti. Sed la junulo ĉion rakontis — k la riĉulo estis punata. Tamen, K-do Panov devis forlasi la vilaĝon, timante venĝon de la kulakoj, kiuj kune decidis lin pereigi.
En Kazakio la kulakoj (nomataj kazake: “baj”) estis pli kruelaj. Laŭ antikva tradicio, “baj” rajtas vergi sian laboriston; multaj estis mortigitaj al laboristoj fare de siaj “baj”oj.
Krom “baj”oj ekzistis en Kazakio riĉegaj feŭduloj, kiuj estis kvazaŭ reĝoj. Ĉiu feŭdulo havis taĉmenton da servistoj, kiuj servis al li kiel sklavoj. Ofte okazadis, ke la feŭdulo sendis tiun taĉmenton en la stepon por rabi najbarajn ŝafojn. La taĉmento ĉirkaŭis bonan parton da ŝafaro — k forpelis ĝin al sia sinjoro. Timigita paŝtisto krias, sed senutile: la feŭdulo jam estas posedanto de la brutaro.
*
Nun, kiam soveta registaro decidis forigi la kulakojn, — multaj, ne nur
¹ “Kulak” —rusa kampriĉulo, eksplŭatanta la malriĉulojn k eĉ la mezriĉajn kamparanojn.
— paĝo 4 —
220 SENNACIULO
burĝoj, protestas kontraŭ kruela batalo kontraŭ la eksplŭatantoj. Jes, iufoje la batalo estas pli kruela, ol tion permesas la registaro. Iufoje kolerigitaj eks-sklavoj agas tiel, kiel ili ne devus agi.
Sed pro tiaj misagoj de la eks-ekspluatitoj, ni ne rajtas ĉesigi la batalon kontraŭ la malamiko. Kaj ni devas memori, ke la malamiko, estante forta, estis ege pli kruela, ol la revolucia proletaro. Nur burĝoj tion jam “forgesis”.
Nikolao Usov, st. Uŝ-Tobe apud Turksib, Kazakia Sovetrespubliko.
Sovetio la laboristoj diros: Ni ne volas militon, ni faras revolucion! — k manifestos solidaron kun la sovetia popolo, kiu nun konstruas novan sociordon. Estas ankaŭ nia devo renversi nian kapitalistan respublikon k anstataŭigi ĝin per proleta diktaturo.
F. Gerekens, Crespin (Nordfrancio).
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Pri senlaboruloj, kiuj loĝas en moderne konstruitaj domoj Vienaj
Iu senlabora konstrulaboristo enloĝanta komunuman domon de l’ XXI-a Viena distrikto devis pagi luon de 30,15 ŝil. la 15-an de marto. Sed lia petskribo al distrikta industri-komisiono pri plilongigo de l’ senlaborula subteno restis nerespondita; sekve mono por lupago mankis. Li tial parolis kun dominspektoro, kiu sendis lin al urbkonsilanto, de kiu li estis direktata al la sekretario de l’ loĝeja oficejo. Ĉi tiu atentigis lin, ke li devus pagi la luon, se li volus plue loĝi en komunuma domo, ke la komunumo ne povas malprofiti pro la mizerstato de multaj laboristoj. Se li ne pagus ĝis la 20-a de marto, li estus elloĝigata. Ankaŭ la malriĉul-prizorgisto, al kiu li sin tiam turnis, diris, ke la komunumo pereus, se ĝi volus pagi la lumonon al ĉiu senlaborulo. Tamen li ekkonis la neceson doni al li pakaĵon kun manĝaĵo k 4 ŝil. Tio estis ĉio. Laŭ la paroloj de l’ urbkonsilanto Tandler tamen la malriĉul-prizorga servo havas la taskon pagi al ĉiu senlaborulo la lumonon, kiu petos pri tio.
Senlaborulo Knourek (2474).
Averto kontraŭ nova milito!
La senĉesa konstruado de pafilegoj, torpedŝipoj ktp. en francaj fabrikoj montras, ke Francio samkiel aliaj kapitalistaj landoj preparas la militon. En tiaj cirkonstancoj la francia laboristaro klaskonscia ne povas nek devas resti indiferenta, ĉar oni tre bone scias, ke Sovetio estas celata per tiu militpreparado. Por povi ataki Sovetion, antaŭe necesas senpovigi la proletajn revoluciemajn organizojn k malliberigi iliajn ĉefajn gvidantojn. Tial hodiaŭ burĝajn malliberejojn plenigas komunistoj. Ĉiuj klaskonsciuloj devus imiti la ekzemplon de l’ deputito Andreo Marti, kiu longe suferis en malliberejo, ĉar li defendis la interesojn sovetiajn k de l’ laborista klaso. Kondamnite je 6 jaroj da karcero, li liberiĝis antaŭ nelonge dank’ al gelaboristaj protestoj. Ni esperas, ke en tago de militdeklaro al
El Hispanio
La 24. marto la studentoj de l’ Madrida Universitato (medicina fakultato) forlasis la kursojn manifestaciante kontraŭ la monarkio; ili grimpis sur la tegmentojn de l’ Fakultato k bombardis per ŝtonoj la policanojn. La 25., post strikdecido de l’ studentoj, okazis batalo inter ĉi tiuj k policanoj ĉirkaŭ la veterinara lernejo, en kiu tri studentoj k unu civilgvardiano estis mortigitaj. Tiu ĉi movado de l’ studentoj etendiĝis ankaŭ al la provincaj urboj. En Kordobo centoj da senlaboruloj manifestaciis, postulante subtenon k nutraĵon, k atakprenis plurajn nutraj-magazenojn.
H. R.
La patriotismo de l’ kapitalistoj
En Usono multaj entreprenistoj, profitante la krizon, maldungas siajn ordinarajn usonajn laboristojn k anstataŭigas ilin per fremdaj. La grandaj terposedantoj de Kalifornio ekzemple dungas japanojn, ĉinojn, meksikianojn. Al ĉi lastaj oni ja ne pagas pli ol 1/10 da dolaro tage, dum la usonanoj postulas 3 dolarojn. Eĉ la negroj en Usono estas tro postulemaj: ili
Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo k puno
de D-rino Klara Mejer-Viĥmann (Clara Meyer-Wichmann)
(Fino. Vidu antaŭan n-on.)
Ni nun memoru tiujn krimulojn, kiuj laŭdire efektive bezonas korektadon. Kion do puno efikas kontraŭ ili?
La puno animpremas ilin, humiligas ilin, forprenas de ili la lastan reston de rezistpovo. De la komenco de l’ punproceso ili estas metataj kontraŭ la socio, rigardataj kiel malamikoj, elpuŝataj, dum ili, (ankaŭ k ĝuste la degenerintoj inter ili) pli ol aliaj estas soleculoj k pli ol aliaj bezonas komprenatecon. Kaŭze de ĉi-ĉio la interna evoluado, sekvanta ĉiun faron, ankaŭ ĉiun malbonfaron, estas interrompata; la akuzito defende starigas sin kontraŭ siaj akuzintoj, k la interna procezo de resaniĝo estas malhelpata. Fakte ankoraŭ nun oni ne traktas la krimulon kiel Homon, sed oni traktas lin k enŝlosas lin kiel objekton. Ĉio, kio meritas la nomon hominda, estas rifuzata al li en la malliberejo; oni nur vivtenas lin. Li eĉ ne havas la eblon, efektivigi siajn pli bonajn intencojn; K TIAL KOREKTADO DE LA KRIMULO PERE DE LA MALLIBEREJO ESTAS NEEBLA. LA MALLIBEREJO NE POVAS KOREKTI.
Ĉu do ĝi povas fortimigi? Malmulte. Ĉefe tute aliaj kaŭzoj ol la efiko de la puno difinas la pliiĝon k malpliiĝon de la krimeco; tion ja vere la militjaroj denove montris; tion ankaŭ montradas la granda nombro da ripetuloj. Sed precipe tiu tuta fortimiga principo estas malmorala, ĉar ĝi rigardas homojn nur kiel rimedon.
Ĉu do nedanĝerigi? Jam la esprimo estas malinda! Kaj la rezulto de tiu klopodo estas, ke multaj forlasas la malliberejon pli “danĝeraj” ol kiam ili eniris ĝin. Ĝuste ĉi tio estas barbareco k ĝia malprogreseco: ke la ideo de punado estas entute negativa. Instigu en homoj la bonon, faru vian eblon por fortigi ilin, por kreskigi en ili ĉiajn pozitivajn k bonefikajn kapablojn; sed ne komencu per la celo “nedanĝerigi” ilin. Kaj se estas inter la krimuloj kelkaj “nekorekteblaj”, en kiuj ne ŝajnas vekebla io ajn bona, kiuj en sia tuta esto ŝajnas malsuperhomaj, viktimoj de degenero — oni rigardu k traktu tiujn kiel malsanulojn, k ankaŭ ne ekvolu “puni” ilin, kiel nuntempe oni ne plu punas frenezulojn.
Sed pli forte ol ĉi-ĉiuj “celoj”, kiujn oni volas atingi per la puno, ankoraŭ vivas en la homoj la pratempa principo de repago, en kiu kaŝiĝis la venĝo. Ĝi vokpostulas por ankaŭ suferigi tiun, kiu suferigis aliulon, ĝi deziras, “ĉion repagigi”, ĉion “kvitigi”. La speciala punjuro estas nur unu el ĝiaj manifestiĝoj; sur ĉiuj kampoj de la persona k socia vivo ni retrovas ĝin. Estas ĝuste tiu ĉi primitiva principo, radikanta en venĝinstinktoj, kiu devas esti renversata. KAJ TIEL NI NE NUR DIREKTAS NIN KONTRAŬ LA EKSCESOJ DE LA ĈELSISTEMO, NEK KONTRAŬ LA ĈELSISTEMO MEM — pri kies “netolerindo” k “nedezirindo” ni estas profunde konvinkitaj — NEK EĈ KONTRAŬ NIA NUNA PUNSISTEMO KIEL TUTO — NI BATALAS KONTRAŬ TIU TUTA PUNKONCEPTO MEM. Tiel ne decas esti la rilato de homo al homo, tiel homoj ne decas stari unu kontraŭ alia.
Kontraŭ tiu malnova, pratempa doktrino, datiĝanta de
— paĝo 5 —
bezonas tutan dolaron ĉiutage! Aliaj usonaj mastroj montras ankoraŭ pli brilan patriotismon: ili malfermas fabrikojn en Ĉinio k Japanio mem, de kie ili sendas siajn varojn al Usono. La salajroj tie estas tiel malaltaj, ke la profito estas grandega. Nur proletaro, kiu forrenversis la limojn k unuiĝis mondskale, povos meti baron al tiaj “Sennaciecaj“ kapitalistaj manovroj. Md.
El Britio
Du el tri fervojistaj sindikatoj akceptis la redukton de l’ salajroj je 5%: la asocio de l’ fervojistaj oficistoj k tiu de l’ maŝinistoj k hejtistoj. — La ekzekutiva komitato de l’ ministaro (sekretario: Kuk — Cook) pridiskutis la ĝeneralan situacion en la minejoj k la proponon pri internacia organizado rilate la laborhorojn; Kuk opiniis, ke la sola rimedo por eviti strikon estus atingi interkonsenton pri nova projekto de minimumaj salajroj. — Pro la bojkotado en Hindio al la anglaj teksaĵoj la Lenkŝira teks-industrio estas pli k pli malprosperanta k en la regiono proksimume 7 el 9 teksiloj malfunkcias. T. I.
[REKLAMO p.5] Ĉu vi jam vidis la novan Sigelmarkon de SAT? Se ne, vi tuj mendu folion! Prezo: 1 folio (100 pecoj) nur 0.50 mk. g.
TAGOJ EL MIA VIVO
“Pro vagado, almozpetado k transpaŝado de limo vi estas punata laŭ paragrafoj… per enkarcerigo dum 6 semajnoj!“ — Ho — morgaŭ mi povos forlasi la malliberejon, povos ree spiri liberan aeron! Kiom longe daŭris tiuj ses semajnoj! Ĉu mi eraris? La senton mi ne povas forigi, kvazaŭ
[BILDO p.5 | 37,20,60,39] Desegnaĵo: malliberulo sidas kurbe en ĉelo kun kradita fenestro, la kapon apogante sur la mano; apud li sitelo.
mi dum tuta jaro jam sidus en tiu malbenita ejo. Dank’ al ĉio — morgaŭ! morgaŭ mi eliros!… La tago ne volas pasi… Kioma horo eble estas? Tondro — ĝis nun la tagmanĝo ne estas disdonita! do ankoraŭ estas antaŭtagmezo. Antaŭ 6 semajnoj mi estis libera homo… Ĉu fakte libera? Ĉiun momenton mi opiniis vidi ĝendarmon; mi ja estis en “fremda“ lando; mi ja ne havas pasporton, mi ne havas eĉ iom da mono por aĉeti nutraĵon!… De mateno ĝis vespero mi frapis al pordoj almozpetante… Tra la tuta lando mi migris; ĉiun ŝoseon, ĉiun grandan urbon mi konas, en ĉiuj regionoj de la lando mi jam estis. — Bone mi jam lernis la lingvon nacian, tamen mi estas en “fremda“ lando, devas atenti pri policistoj, ĝendarmoj: Mi ja ne havas pasporton, mi naskiĝis translime… Ofte mi devis aŭdi: Kion vi volas ĉi tie, iru al via lando! Al “mia“ lando?! Kie estas “mia“ lando? Tie, kie mi naskiĝis, mi ankaŭ ne konas homojn, ne povas trovi laboron, panon; nenie mi povas konstrui domon, eĉ ne dormejon, — ĉie venus aliaj homoj forpelantaj min. Diru! kie estas “mia“ lando?… Ŝlosilaro tintas — malfermiĝas la pordo de “mia“ ĉelo — eksonas la voĉo de gardisto: “Eliru, por akcepti manĝaĵon“ — ĉiam je la sama tempo — ĉiam per la sama voĉo ordonema, ĉiam la sama avido je manĝaĵo… nun jam dum 6 semajnoj! Sed morgaŭ ja mi povos forlasi tiun enuejon, vidi aliajn homojn.
“Vekiĝu! Leviĝu!“ krias sekvantan matenon la gardisto. Ho, fine li venis! Dormon mi ne povis trovi dum la nokto. Kiu povus dormi tiuokaze? Jam depost horoj mi atendis la vokon gardistan. Sed nun — fine… mi povas iri. Ree mi nombras la horojn, minutojn, eĉ sekundojn. Mi jam tremas pro ekscito. Ĉu oni forgesis, ke mi nun estas ĉi tie dum ses semajnoj? Ĉu mi devas resti ĝis mia morto pro forgeso? Ne, prefere serĉi hokon
la komencepoko de la homaro, ke malbono estu repagata per malbono, k ke la malbonfarinton oni devas subpremi k humiligi, ni metas alian vivprincipon: Ne juĝu. Ne repagigu. Ne punu. Ne rekompencu. Sed, per ĉiuj viaj fortoj, klopodu krei efektive humanan socion, en kiu ekzistos por ĉiu homo la kondiĉoj por kreskado k disvolviĝado; k klopodu tiel en vi mem kiel en aliaj, VENKI LA MALBONON PER LA BONO. Nur nerekte oni povas kontraŭbatali la krimon; ne per neniigado de fortoj, sed per vekado de fortoj; per tio, ke oni igas konstrua tion, kio komence estis detrua.
Kaj ĉar la reformoj farataj nuntempe en la punjuro ankoraŭ ne baziĝas sur tiu ĉi principo, tial ili ne kontentigas nin. Certe estis plibonigo, kiam oni enkondukis la infanleĝojn k la kondiĉan kondamnon; certe estos plibonigo, kiam oni fine komencos bone nutri k prizorgi la malliberulojn, kiam oni faros ĉion eblan por pliigi ilian rezistkapablon, anstataŭ igi ilin forlasi la malliberejon lacaj k spiritkadukaj; kiam oni forigos la ĉelsistemon; kiam la publiko akceptos la liberigitan kondamniton en hominda maniero. Sed per ĉi-ĉiuj plibonigoj en la kadro de la hodiaŭaj socio k punjuro — kaj en ĉi tiu ili ĉiuj eĉ ne estas efektivigeblaj! — oni ne ŝtopas la fonton de la amasa krimo, k per ili oni ne atakas la malnovan punprincipon.
Ni, kontraŭe, ne venas al vi, nekondamnitoj, por alvoki vian kompaton pri la malliberuloj k por peti kelkajn mizerajn plibonigojn en la maniero, en kiu vi toleras, ke ili, viaj proksimuloj, estas traktataj. Ni turnas nin al vi, NEKONDAMNITOJ K KONDAMNITOJ, farante alvokon al via tuta homa indo. Nekondamnitoj, revizu vian socion k vian punkoncepton; akuzitoj, kondamnitoj, eksmalliberuloj, konsciu, ke vi estas HOMOJ.
Precipe ni petas: oni ne nur deziru aliiĝon, “pliboniĝon“ en la sinteno de la krimuloj. Kian sintenon NI montras al ili? Ĉu ĉi tie estas ia oferemo, ia fratosento? Ĉio povus esti tute alia. En vera komuno estus komplezo, por interhelpi unu la alian supervenki al siaj neperfektaĵoj; por tio ni memkompreneble oferus pli ol unu tujan “intereson“; ni reciproke komprenus k subtenus unu la alian.
Ni ne, kiel nun, atentadus la “minacatajn jurobjektojn“, sed la HOMON, kiu devas batali kontraŭ si mem — ni scius, ke ĉiufoje estus neperfektaĵo de ni ĈIUJ, kiam unu el ni malvenkus en tiu batalo.
Kaj tial — kvankam ni ĝojos pri ĉiu — kondiĉe ke ĝi estu efektiva — plibonigo, nuntempe novaplikata en la punjuro k punsistemo, — ni pli malproksimen celadas; ni venas por peti radikalan reformon, ne partan plibonigon; ni vidas, ke aperas ĉe la horizonto alia principo: tiu de nova epoko, de frata homaro, kiu pli k pli sin liberigos de la principo de puno.
El la nederlanda lingvo tradukita de Nikune.
Samcelanoj, kiuj volas propagandi la en ĉi-artikolo entenatajn principojn, povas akiri ĝin broŝurforme ĉe H. Philips, Olympiaweg 56, Amsterdam-Z., Nederl. (poŝta ĝiro n-o 152 147). Prezo por 10 ekz-oj: 0,50 h. gd. (1 svisa fk. aŭ egalvaloro); 100 ekz-oj h. gd. 4,— (sv. fk. 8,—).
— paĝo 6 —
en la muro, ŝnuron mi jam trovos… Ne, ne por ĉiam mi volas resti! — Kioma horo estas do? Mi tute ne scias.
“Elvenu! Vi! Sesdek ok!“ — “Nu rapidu, mi ne havas tempon por atendi!“ Fakte la gardisto celas min, vokante “sesdek ok“, kiu estas mia nomo de post 6 semajnoj. Kiel maŝino, kiel meĥanika figuro mi paŝas tra la koridoro. “Al la direktora ĉambro!“ eksonas malantaŭe la gardista voĉo. Mi estas ŝovata en la ĉambron kun ŝildo “Direktoro“; ĉi tiu persono sidas en la mezo antaŭ skribotablo. Post kelkaj minutoj, dum kiuj li legis en aktoj, li levas la kapon demandante: “Ĉu vi estas N. N., arestito n-o 68?“ “Jes.“ Vi estas punita per ses semajnoj da malliberigo, kiuj finiĝas hodiaŭ.“ En mia brusto la koro frapas pli forte: — Nun mi povos foriri!…
“Hodiaŭ vi ne povas forlasi la malliberejon, ĉar nur postmorgaŭ veturas vagonaro kun vagono por arestitoj en direkto al via hejmlando. Ĉu komprenita? Gardisto! Forkonduku la arestiton!“…
Punktoj brilas antaŭ miaj okuloj… noktiĝas! mi ne plu scias, kio okazas: “Mi ne eliru, mi ankoraŭ restu plue? Kio estas? De kie venas la bruo?“ En mia kapo frapas marteloj… mi falas, falas, ĉiam malsupren — ĉu la abismo ne finiĝas? Tiam mi nenion plu scias.
“Ĉu vi ankoraŭ ne volas manĝi?“ mi aŭdas voĉon konatan: “Jam de post hieraŭ vi nenion manĝis, vi nur sidis sur via benketo. Nu, ne freneziĝu — morgaŭ vi ja povos forlasi ĉi tiun domon.“ Nun mi scias, mi ekkonas: estas la gardisto, kiu parolas al mi. Mi ne volas manĝi, volas nenion… io rompiĝis en mi…
Ni — kvar aliaj k mi — estas gvidataj de kvin policistoj kun pafiloj tra la stratoj al stacidomo. Ni estas kunligitaj per maldikaj ŝtalĉenoj. Kiel fikrimuloj ni estas rigardataj de l’ pasantoj. Sed — estas pli bone scii, ke la turmento finiĝos, ol sidi en malliberejo. En la stacidomo ni renkontas ankoraŭ alian grupon da arestitoj, same kunligitaj per ŝtalĉenoj. Ĉiuj estas, kiel mi poste ekscias, senpasportuloj el mia “hejmlando“. Baldaŭ ni sidas en aparta vagono k ekveturas en “nian“ landon. Policistoj ali-uniformitaj akceptas nin. Ni estas denove enkarcerigataj. Kie restis nun nia libero sopirita? Ĉar jam vesperiĝis k de tagmezo ni ne estis manĝintaj, mi frapis je la ĉela pordo. Kelkajn minutojn poste venas gardisto. Estas la samaj sonoj, la sama tintado de ŝlosilaro, nur la ĉelo havas iom alian aspekton. Ankaŭ la sama ordonema voĉo estas aŭdebla post malfermo de l’ pordo. Tute mi ne povas kredi, ke mi estas nun en alilanda arestejo! “Kion vi volas?“ demandas la gardisto. “Ĉu mi ne ricevas manĝaĵon? Jam longe mi ne manĝis, sekve malsatas.“ “Atendu ĝis morgaŭ! Hodiaŭ la kuirejo jam estas fermita. Vi certe ne mortos pro malsato.“ Ne atendante respondon li fermas la pordon.
Do, bonega bonvenigo en “nia“ hejmlando, ankaŭ nomata patrolando. Malespere k malsatege mi ekdormas. “Vekiĝu! Leviĝu!“ Kio estas? Ha! jes, mi ankoraŭ estas en malliberejo… sed — hieraŭ mi estis transportita hejmlanden? Fine venas gardisto: “Vi estas libera, povas foriri!“ Mi ne volas kredi. Sed en la oficejo oni transdonas al mi mian propraĵon malmultan: “Vi povas iri!“
“Sed, sinjoro komisaro!“ mi demandas, “ĉu mi ne unue ricevos matenmanĝon? Jam depost hieraŭ tagmeze mi ne manĝis.“ “Foriĝu! Malaperu! Por vaguloj ni ne havas manĝaĵon!“ Nu, ne gravas, jam ofte mi frapis al pordoj almozpetante, kiam mi malsatis. Volonte mi ja forlasas la domon, eĉ malsate…
Nun mi povas iri, kien mi volas. Jen loĝas bakisto. Gaje mi staras sur la strato kun donacita pano. Baldaŭ mi ankaŭ vidas buĉistan vendejon. “Kion vi faris en tiu vendejo?“ Antaŭ mi staras ĝendarmo. “Venu kun mi!“ Ni iras en la vendejon. Demandite la buĉisto klarigas, ke mi aĉetis iom da kolbaso. “Nu,“ diras firidante la ĝendarmo al mi, “ni iru ankoraŭ al la bakisto.“ Ĉi tiu diras, ke mi almozpetis. Denove mi estas arestita k staras antaŭ juĝisto, kiu certe ne registris miajn eldirojn pri la nenutrado en malliberejo, ĉar mi estas punata per unusemajna aresto laŭ paragrafoj… pro transpaŝo de limo sen validaj dokumentoj…
SAT-ano 6817 (Kolonjo).
Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en ”S-ulo“ respondecas la aŭtoroj.
PRI LA PROBLEMO DE PACO
Mi legis en “Soveta pedagogia revuo“ (malnova) de 1929, k volonte scius, ĉu tio estas vera, jenon:
“Por defendo de socialista patrio. La infanoj de l’ Soveta Unio ankaŭ scias reagi je proksimiĝanta danĝero de la atako kontraŭ sia proleta lando. Ardante pro malamo kontraŭ ĉiuj burĝaj registaroj infano skribas en ‘Pionierskaja Pravda’ (Pionira Vero) la versaĵon ‘Amikaron’, en kiu ĝi pruvas kiel la burĝaj landoj — Hungario, Pollando k Rumanio estas subtenataj de angla k franca imperiismo kun la celo krei unuecan fronton kontraŭ la sola en la mondo proleta ŝtato. Alia infano faris desegnaĵon je la sama temo. Jen kiel aperas k fortiĝas ĉe infanoj la efektiva internaciismo. Tia aranĝo de internacia edukado antaŭe difinas la rilaton de l’ infanoj de tutmonda laborularo al estonta milito: Necesas ne nutri la infanojn per la frazoj pri pacaj interrilatoj de popoloj, pri laŭkonsenta solvo de internaciaj disputoj, sed klarigi k agi sub la devizoj: ‘Militon kontraŭ imperiisma milito’, k por defendo de l’ Soveta Unio.“
Nun mi demandas al la sovetiaj Gek-doj: Ĉu ni tiel eduku la infanojn? Ĉu ni tiel finfine akiros la pacon? Ĉu niaj infanoj ankoraŭ ne sufiĉe suferis pro tiuj malbenitaj militoj? Ĉu nia devizo estu: “Kiu deziras pacon, preparu sin al milito?“ Tute ne! Ĝi ne estas bona solvo de l’ problemo. Mi respondas el homa vidpunkto, k tute simpla estas la respondo: “Kiu deziras la pacon, preparu sin al la paco!“ Ĉu iam milito alportis utilojn al la homoj? Neniom ol mizeron, ĉagrenon, malsanon aŭ morton. Ŝajnas tamen, ke ankoraŭ oni lernis nenion dum la lasta mondmilito. Ankoraŭ ne sufiĉas la viktimoj de tiu milito. Ne sufiĉas ĝis nun niaj K-doj, kiuj falis, k la patrinoj, kiuj perdis siajn filojn aŭ edzojn. Ĉar, ĉu vi eble pensas, karaj K-doj, ke milito estas io alia ol milito? Estas egale, ĉu ruĝa milito aŭ ne-ruĝa. Milito sub ĉiu ajn formo restas milito! Oni ĉiam k ĉiam denove bezonos armilojn por mortigi. Kaj atentu bone, la malamikoj uzas venengason ktp. ktp., ke se vi bone deziras militi, vi ankaŭ devas uzi tiujn fi-ilojn! Eĉ vi elpensu ankoraŭ pli kruelajn k perfidajn, ĉar aliel vi povos esti certaj, ke vi ne sukcesos aŭ gajnos la batalon. Laŭ mia opinio ruĝa milito ne estos malpli kruela ol ia ajn milito. La ruĝaj soldatoj ankaŭ mortigos, aŭ ĵetos bombojn sur senkulpajn estaĵojn.
Kaj nun, Gek-doj, ĉu ni nutru la infanojn per ĉi tiuj malnoblaj aĵoj? Centfoje, ne! Precipe ni K-dinoj, k patrinoj, gardu niajn infanojn, ne plu konduku ilin al tiu terura infero, por kiu ajn celo! Ni ne akiros pacon, preparante nin al milito! Homo estu homo! Virinoj, donu la ekzemplon! Nia devizo estu: “Neniun homon k neniun cendon k neniun laboron por la monstro militismo; ĉion por la bono de l’ homaro k justo en la tuta mondo.“
K-dino 15 408.
— paĝo 7 —
“EN OKCIDENTO NENIO NOVA“
Mia rimarkigo
En “S-ulo“ n-o 335 K-dino 16 602 raportas sian impreson pri la filmo de Remark k konkludas per nobla sento dezirante, ke ĉiuj homoj saĝiĝu tiomgrade, ke ili kuraĝu rifuzi militon. Ŝi ankaŭ miras pri homoj, kiuj pledas por tiu vandalismo.
Nu, mi atentigas vin, ke tiuj homoj ja kulpas konscie, sed tiuj, kiuj senkonscie obeas al ili, ankaŭ kulpas. Vi certe rimarkis, en la filmo, ke unu el la unua ekspedicio revenis hejmen por libertempi k vizitis sian iaman profesoron en la momento, en kiu ĉi lasta jam preparis la duan ekspedicion.
La profesoro petis tiam cinike, ke li deklamu iom pri la bono de l’ milito celante entuziasmigi la ceterajn. Sed kia konsterniĝo, kiam ĉi tiu elprovita junulo deklaris al la tuta lernantaro antaŭ la ŝovinista profesoro, ke la milito estas terurega, krima, abomena k rifuzenda!!
Ĉu li parolis senkonscie pri ĝi? Certe ne, ĉar li mem suferis en la tranĉeoj dum longa tempo. Kial li do kuraĝis kritiki la militon k ne kuraĝis rifuzi ĝin? Li ja reiris al la militejo je la fino de sia forpermeso k certe ne estis por la simpla plezuro kolekti en la tranĉeoj papiliojn al sia fratino, kiuj okazigis lian morton.
Lia konscio almenaŭ obeis al la timo. Ĉi tiu kurbigas la konscion, same kiel la kvanto aĉetas la kvaliton; sekve la homoj ne povos plene saĝiĝi antaŭ ol trudi sian volon al la timiga kapitalista sociordo. Ĉu li ne estus elpaŝinta pli konkrete, se li manifestus sian ribelemon en la tranĉeoj sambrave, kiel li manifestis en la lernejo? Sendube jes, ĉar tie li trovus aregon da murmurantaj K-doj, kiuj ofte nur atendas, ke unu elpaŝu por lin sekvi, kiel okazis al la rusaj K-doj dum la granda milito. Soares.
Por nia medito
Malbone prezentita estas tiu ĉi rubriko en n-o 338, p. 205, pro tio ke mankas sub la du presitaj sentencoj de Ŝopenhaŭer tria, kiu kvazaŭ kompletigas la duan. Ni do ĉi-sube presigas ambaŭ diraĵojn, por ke ĉe la K-doj ne restu malĝusta impreso pri la penso de l’ filozofo. Red.
La aliaj partoj de l’ mondo havas simiojn; Eŭropo havas francojn. Tio kompensas. Ŝopenhaŭer (Schopenhauer).
Pro antaŭzorgo pri mia morto, mi konfesas jenon: mi malŝatas la germanan nacion pro ĝia senlima stulto, k mi hontas pro tio, ke mi estas germano. Ŝopenhaŭer.
TRA ESPERANTIO
LA DUA LABORISTA OLIMPIADO okazos en la aŭstria ĉefurbo Vieno de 19-a ĝis 28-a de julio 1931. Preskaŭ dudek naciaj asocioj jam aliĝis kun sia gemembraro al tiu grandega entrepreno. La Viena dromo, kiun la socialista Viena urbestraro dediĉis al la junularo, estas rapide finkonstruata por esti preta ĝustatempe. Dume la asocianoj preparas sin vigle por montri, ke la laboristaro multefike laboras en la kampo de sporto k gimnastiko. Nia ruĝa Olimpiado estos ne nur manifestacio de fizika kulturo, sed ankaŭ tia de edukaj celadoj, kiujn penas efektivigi la laboristaj sport- k gimnastik-asocioj. Sana menso en korpo sana. Ĉu oni povas paroli pri sano de l’ laborista klaso, se oni ne pensas samtempe pri labor- k vivkondiĉoj de unuopaj laboristaj familioj? Sen samtempa propagando de socialistaj ideoj ne estas pensebla laborista sportmovado. La venko de l’ lab. sportuloj nur tiam estos definitiva, kiam nova sociordo ekregos.
Do, en Vieno kuniĝos miloj da diverslingvaj laboristoj. Oni amike rigardos unu la alian, sed oni ne povos interparoli pro la lingva diverso. Eble iuj inter vi havis jam okazon ĉe la I-a Olimpiado aŭ aliloke observi, kiel avide oni deziris interkompreniĝi. Ĉu ne tie estus grava okazo por atentigi la junularon al esperanto k SAT¹? La Socialista Sport-Internacio, organizanta la duan Olimpiadon, uzas oficiale esperanton. Faru ni ĉiuj nian devon! (17 030)
¹ Noto. Efektive la Sportkomitato de SAT (adr. Ad. Wendt, Rudolf-Hermann-Str. 7, Leipzig O 27) laboras aktive tiucele; ĝi sukcesis jam en diverslingvaj lab. sportgazetoj enpresigi artikolojn k instigajn notojn poresp-ajn okaze de la Viena Olimpiado en atentinda kvanto. — Red.
[REKLAMO p.7] Havinda eldonaĵo de SAT estas Prologo. Poemaro originala de E. Miĥalski. 64 pĝ. kun titolbildo. Ĉiu homo travivas horojn, en kiuj li serĉas konsolon aŭ emas revi k satiĝi en dolĉa revado. Bela poezio estas mirinda satigilo. La lirikaj poemoj de Miĥalski, en sia literatura formo senriproĉaj, meritas esti en la manoj de ĉiuj poezi-amikoj. Prezo: 0.70 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
La C. K. de S.E.U. timegas la veron
Ni jam ricevis multajn leterojn de Sovetiaj K-doj, kiuj plendis pro tio, ke ili ne ricevas “S-ulo“n, kvankam alilandaj K-doj pagis por ili la abonon. Tamen tre regule k akurate nia Administranto sendis la ekzemplerojn. Al K-do Izgur estis antaŭnelonge sendataj rekomendite 20 n-oj. La pakaĵo revenis, kiel atestas la bandrolo, kies foton ni publikigas ĉi-sube. La ĝenerala sekretario de SEU, Drezen, misuzante sian G.P.U.-oficon por malpermesigi per mensoga denunco nian gazeton, opinias per tio, ke li daŭre ŝirmos sin kontraŭ la vero. Li eraras: pli malpli frue la K-doj, kiuj estas nun unuflanke informitaj k trompitaj per plej abomenaj mensogoj, finfine ekscios la veron pri liaj friponaĵoj.
[BILDO p.7 | 37,62,87,77] Foto de resendita bandrolo kun surskriboj «Drucksache» kaj «Einschreiben», adresita al K-do Elio Izgur, Kremenĉug, Ukrainio, Sowjet-Union; sendinto Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1; rekomenda etikedo, poŝtostampoj kaj manskribita «Retour».
Al la K-doj, kiuj skribis por demandi kiel ili rilatu al la ŝajnreferendumo aranĝita de la opozicio, ni simple respondas, ke tiu kontraŭstatuta aranĝo havas absolute nenian valoron en la okuloj de ĉiu serioza k honesta homo. Direkcio.
— paĝo 8 —
Esperanto en la laborista gazetaro
La organo de l’ poŝtoficistoj en Litovio publikigas esperantan kurson; la samon faras la organo de l’ holanda laborista sport-asocio “Arbeiderssport“. La nederlanda fabriklaborista unuiĝo malfermis en sia organo rubrikon pri esperanto. La Informbulteno de la Internacio de proletaj liberpensuloj aperas nuntempe (laŭ decido de l’ kongreso en Bodenbaĥ, nov. 1930) en germana k esperanta lingvoj. (Laŭ “ITF-Bult.“.)
Atentu, gemigruloj!
Ĉar nuntempe pro senlaboreco ktp. geesperantistoj malfacile povas tranoktigi K-dojn, nia grupo informiĝis ĉe la estro de l’ junulmigrula gastejo pri la kondiĉoj: Oni povas tranokti nur, estante membro de l’ asocio “Deutscher Jugendherbergen-Verband“ adr.: Hilchenbach, Vestf., Germ.). Aliĝi povas ankaŭ negermanianoj. Membroj-gejunuloj pagas por nokto en ĉiuj tiaj tranoktejoj tra la lando nur 0,50 mk. g. nokte.
Lab. esp. klubo Freiburg i. Br. (A. Stolz, Hornusstr. 6).
ĈE LA NEŬTRALULOJ
En Barcelono fondiĝis Zamenhof-Instituto, kiu laboras pli vere por Zamenhofismo ol por esperantismo, konsciante, ke esp-o estas nur ilo, per kiu oni eĉ povas kontraŭstari pacismon; ĝi do propagandas la “internan ideon“ de esp-o.
*
La 2-a Flandra Kongreso de Esp-o okazos de 23-a ĝis 25-a de majo en Aalst. Okazos oficiala akcepto en la urbdomo.
*
En la Ĉe-kursoj okazantaj en Berlin partoprenas sume ĉ. 920 personoj.
*
Post parolado de s-ro Jui (Jouis) malfermiĝis en Ruen (Rouen), Francio, la unua ĉi-jara kurso de l’ tiea grupo kun pli ol 50 partoprenantoj. (16 225.)
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Revuoj
LITERATURA MONDO. Dua periodo, unua jaro, n-oj 1, 2. Ĉefredaktoroj J. Baghy k K. Kalocsay. Red. k Admin. Bleier Vilmos, Hung., Budapest IX, Boraros tér 6. Jarabono: 10 pengoj (7,50 mk. g.). Pĝ. 16 + VIII. Form. 23 × 30 cm. Ilustrita.
La neŭtrala esp. movado, kiu cetere en lastaj jaroj treege plifortigis sian eldonagadon, konsciinte pri la honthindo ne posedi literaturan gazeton, faris fortostreĉon k certigis por kelka tempo la financan bazon de tiu ĉi iam fiaskinta monata revuo belaspekte prezentita. (Parenteze dirite, tiu fakto devus sproni la SAT-anaron subteni sian propran literaturan revuon “La Nova Epoko“, kiun minacas malapero pro manko de subtenantoj.) Se juĝi laŭ la du aperintaj kajeroj, “Lit. Mondo“ ne estas spegulo nek de la nuna, nek de la estonta, nova epoko. Prudente la redaktoroj rimarkigas enkonduke, ke “ni estas tute senpartiaj, rilate skolojn k direktojn…“; sed vane oni serĉus iun verkaĵon en tiuj n-oj, kiu reflektus la profundan turmenton de nia epoko. Palaj lumoj; vortoj, kiuj briletas, plaŭdetas ĉe la supraĵo; spritas iafoje. La rubrikoj “Observo“ k “Recenzo“, kiuj konatigas nin kun verkistoj, pentristoj, ŝajnas al mi plej interesaj.
Tamen, ja aprobindaj k laŭdindaj estas la klopodoj de l’ iniciatintoj k iliaj celoj: doni al la verkokapablaj esperantistoj la eblon en revuo konigi siajn verkaĵojn; tio sendube pravigas la ekziston de “L. M.“.
Estus dezirinde klarigi al la legantoj la uzatajn neologismojn k neordinarajn teknikajn vortojn (ekz. laŭno = kulturita herbejo, variĉelo = varioleto, lici = rajti [?!] k. a.). N. B.
Iberia Esperantista Revuo. Diputacio 50, Barcelona. N-o 1. Jan./feb. 1931. Aperas dumonate. Jarabono: 9 pesetoj (1 dolaro). Form. 16 × 23. 48 pĝ. Direktoro: Jaume Grau Casas.
La enhavo de tiu ĉi bone redaktita kajero konsistas ĉefe el beletra literaturo esp-lingva. Nur unu informartikolo estas verkita hispane. Preso k ekstera aspekto bonaj.
*
Pri Astro-Fiziko. Mallonga klarigo por ordinaruloj. Verk-kompilis L. Korinna. Eldono de l’ aŭtoro (Wheatley Rd. 30, Halifax, Anglio). Prezo: 0,50 mk. g. Form. 13×21. 24 pĝ.
Interesa temo fuŝprezentita en kripligita esperanto. La esp-ista leganto rajtas postuli legaĵon en bona, almenaŭ gramatike korekta lingvo. En la broŝuro lingvaj eraroj abundas en ĉiu paĝo, tiel ke eĉ nerimarkite malaperas inter ili la preseraroj. La aŭtoro ekz. ne scias kiel uzi ĝuste la akuzativon, la trouzo de “je“ karakterizas la komencanton. Kiel memfida estas tiu persono, por eldoni nekontrolita de lingvospertulo sian fuŝlaboron! N. B.
Ekspozicio de Esperanto, 1930 en Tokio. Afiŝo unukolora. Formato 38×50 cm.
[REKLAMO p.8] Intersteno
[BILDO p.8 | 9,69,38,79] Specimeno de stenografiaj signoj: la vorto «steno» kaj du linioj da stenogramoj kun subskribo de la samsignifaj vortoj en kvin lingvoj.
la kato (esp.) le jour (franc.) the town (angl.) die Tat [?] (germ.) [nelegebla] (rus.)
Por ĉiuj lingvoj la samaj signoj Koresponda skribo (fundamento) RM 1.— Rapida skribo (supera ŝtupo) . . RM 1.— 3 aldonoj por po 7 naciaj lingvoj po RM 1.— Instituto de Intersteno Friedenstr. 79, Duisburg (Germanio) Haveblaj ankaŭ ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT Colmstrato 1, LEIPZIG O 27.
[REKLAMO p.8] Ni ankaŭ akceptas ¼jaran abonon!
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo“:
Le Réveil Ouvrier, Nancy, 18. 3., militmemoroj de Burger (335).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Le Réveil Ouvrier, Nancy, 11. 3., 14. 3., 25. 3., Freier Wassersport, Leipz., 25. 2., Signalen, Stokh., 12. 3., 19. 3., Vooruit, Gent, 1. 1., 14. 1., 22. 1., 26. 1., 3. 2., 8. 2., De Schelde, Antverp., 12. 11., 14. 5. 30, D. Deutsche Eisenb., Berl., 15. 3., ITF-Bult., Amsterd., marto, Freie Presse, Strasbg., 5. 3., Münchener Post, 9. 3., Schwäb. Volkszeitg., 17. 2., Schwäb. Tagwacht, 12. 3., L’Effort, Lyon, 21. 3.
NIA POŜTO
Al SPR-abonantoj. — Ni mem nur ricevis ĝis n-o 4 (sept. 1930) k ĝin ni ricevis nur komence de marto 1931. En ĉi afero la Adm. neniel respondecas. Adm.
KORESPONDADO
GERMANIO
— Laborista esp. grupo interŝ. ekspozmaterialon kĉl: afiŝoj, L, PI, ktp. Skribu al: K-do Karl Maŭrics, Geilenkirchener Str. 505, Merkstein II, Kr. Aachen.
— Du K-doj koresp. kĉl, L, PI, bfl. Adr.: Hans Ross, Beim Waisenhaus 2, Rostock (Meckl.).
K-do A. Zdanski, Leonhardstr. 19, Rostock (Meckl.) kĉl, L, PK, PI, PM.
K-doj K. Härtel, Lengenfelder Str. 16 k Joh. Lang, Bergstr. 18, Planitz/Sa., kĉl, PI, PM, fotoj. Nepre resp.
NEDERLANDO
K-do J. de Wolff, Boerhaaveplein 20, Amsterdam (C), koresp. pri gimnastiko k atletiko, kĉl.
K-do Johann Löhner, Ellenbach b. Hersbruck, Bavario, serĉas koresp-adon kun Bulgario, Hispanio k orientaj landoj.
Polio
— Esp. klubo aranĝas la 25. IV. korespondvesperon. Koresp-aĵojn ni petas el ĉl. Temo: “Vivo en nia societo“. Al ĉ. ni resp. Adr.: G. Lewenhof, str. Czysta 1, Sosnowiec.
SVEDIO
K-do Karl Asp, Värmlands Folkblad, Karlstad, kĉl, prefere kun tipografistoj.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Je la memoro pri martiroj k murdistoj | 217—18 |
| La stacidoma atendejo | 218—19 |
| Varb-Konkurso | 219 |
| Kulakoj | 219—20 |
| La klasbatalo tra la mondo | 220—21 |
| Kontraŭ la reganta percepto pri krimo k puno | 220—21 |
| Tagoj el mia vivo | 221—22 |
| Pri la problemo de paco | 222 |
| En Okcidento nenio Nova | 223 |
| Por nia medito | 223 |
| Tra Esperantio | 223—24 |
| Korespondado | 224 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 341, 16-a de aprilo 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 36,5,64,15] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.
7-a JARO, N-o 341 — LEIPZIG, 16. / 4. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
NACIISMO K EKONOMIAJ PROBLEMOJ EN HINDIO
Estas multaj elementoj, kiuj ludas rolon en la nuntempa naciista movado de Hindio, multaj faktoroj, kiuj ĝin subtenas, inter ili la revolucia bolŝevismo, la “svaraj”-partio pli malpli radikala de l’ naciista parlamento, la liberalaj aspiroj de l’ moderaj aŭtonomiistoj k la deziro de l’ indiĝenaj princoj-vasaloj forskui la precipe financan kuratorecon de l’ angla administristo, kiu estas aldonita al ĉiu el iliaj ŝtatoj. Sed eble plej gravan rolon ludas la malkontento de l’ hindaj kapitalistoj, kiuj kredas esti malgajnintaj pro la stabiligo de l’ rupio¹ en jaro 1927; precipe la deziregoj de l’ grandindustriistoj, — ankaŭ indiĝenoj — kiuj, en la nuna emancipa movado, havas fiksitaj la okulojn precipe al la eblo liberigi sin de la konkurado de l’ anglaj industrioj, k rezervi por si solaj la grandegan merkaton, kiun formas Hindio kun siaj 320 milionoj da loĝantoj.
Jam de longa tempo la indiĝenaj reprezentantoj en la Parlamento de Delhi instigas al senintermanka restarigo de l’ doganlimoj, kiuj ĉirkaŭas Hindion, k la financministroj elektitaj de l’ vicreĝo, kvankam britaj, devis pli ol unu fojon cedi al tiu ĉi premo, ĉar sekve de la konstitucio de 1919, ili devas starigi la interesojn de Hindio super tiuj de la metropolo. La fer- k ŝtalindustrioj, k precipe la teksa industrio, profitis jam per tiu ĉi protektismo; tute freŝdate ankoraŭ, oni eksciis, ke la dogantarifoj sur la kotonaĵoj ĉe ilia eniro en Hindio estas altigitaj, en la nova buĝeto, de 15 al 20%. Ekster la registaraj rondoj de Delhi, aktiva agitado estas ekkomencita en la lando kontraŭ la fremdaj, precipe anglaj teksaĵoj. La reago de l’ revulo Gandhi kontraŭ la moderna maŝinismo, kiu senposedigis la malgrandajn metiistojn en Hindio, koincidis ĉi tie kun la ambicioj de l’ riĉaj hindaj manufakturistoj, kvankam ili uzas tiun ĉi saman maŝinismon, k kondukis al fortega tendenco de ekonomia fremdul-malamo.
Gandhi antaŭdiras la revenon al la
[BILDO p.1 | 33,45,65,70] Desegnaĵo: Gandhi sidanta kun krucitaj kruroj, nuda brusto, rondaj okulvitroj; apud li ŝpinilo. Subskribo: «GANDHI».
radŝpinilo por ŝpini k al la manteksilo por teksi; li admonas siajn disĉiplojn vesti sin nur per la kadar, kruda teksaĵo fabrikita per tiuj ĉi primitivaj rimedoj; k li kontraŭstaras al ĉiu perfort-apliko. Tio ne malhelpis la naciistajn volontulojn, en oftaj okazoj, sin fordoni al perfortaĵoj kontraŭ la marĉandistoj, kiuj vendis ankoraŭ kotonaĵojn de Lenkŝiro, ekbruligi ĝojofajrojn sur la publikaj placoj per amasoj da angla teksaĵo, k devigi fine la bazarojn fermiĝi. Tre supozeble estas vera la onidiro, ke tiu ĉi tuta movado organizita kontraŭ la brita komerco, kun kontrol-pikedoj, minacado, bastonbatoj k tranĉilpikoj, estas subtenata per la monrimedoj, kiujn disponigas al ĝi la grandaj hindaj posedantoj de ŝpinejoj k teksejoj. Tiel, depost sufiĉe longa tempo, sed precipe depost dekdu monatoj, kiam Gandhi komencis sian marŝon al la maro por inaŭguri la agitadon nomatan “civitana malobeo”, atakante precipe la sal-monopolon, la deponejoj de anglaj teksaĵoj en Hindio apenaŭ plu forvendas siajn produktojn, k multaj mendoj estis prokrastitaj.
Tiu ĉi aspekto de l’ ekonomia milito en Hindio kontraŭ Anglio estas unu el la demandoj, kiuj okupis la vicreĝon, lordon Irvin (Irwin), dum siaj intertraktadoj kun Gandhi fine de februaro, el kiuj rezultis la akordo, kies teksto estis proklamata la 5-an de marto. Estis decidite, ke la kontrol-pikedoj povus daŭri, kondiĉe ke ili ne havu perfort-karakteron (peaceful picketing); ankaŭ oni interkonsentis pri ĉesigo de l’ bojkoto al fremdaj produktoj “tiom, kiom ĝi konsistigas propagandon politikan”; sed evidente, ĝi daŭros, pli intense, sub la aspekto de pure ekonomia movado. Intertempe la angla publiko, eĉ la konservativa, kiu estis unue kontenta pri la rezultoj de l’ traktadoj Gandhi-Irvin, baldaŭ ree maltrankviliĝis, kiam oni aŭdis pri la rezulto de l’ unua kontakto inter Gandhi k la riĉaj komercistoj de Bombe (Bombay).
Efektive la hindaj manufakturistoj k Gandhi interkonsentis por ellabori planon, kiu devas likvidi ĉiujn anglajn teksaĵojn deponitajn en Hindio k fermi la pordojn de l’ lando al novaj importadoj de tiuj produktoj. Societo formiĝos, je la kostoj de tiuj komercistoj, tenantaj la anglajn provizojn, por forvendi tiujn ĉi teksaĵojn ekster Hindio, k al tiu societo estos allasataj nur la komercistoj, kiuj devigas sin ne
¹ Hindia mon-unuo = ĉ. 5 [?] dolaroj.
— paĝo 2 —
226 — SENNACIULO
plu aĉeti fremdajn produktojn. Alivorte tio signifas, ke la celo de l’ indiĝenaj kapitalistoj ne estas la protektismo, jam tre disvolvita por ilia profito, sed… vera forteno de l’ manufakturaj varoj venantaj el fremdlando k la likvido de l’ entreprenoj fonditaj de fremduloj en Hindio. Je la nomo de la naciaj interesoj oni favoras kelkajn spekulaciistojn: la hindiaj amasoj estas invitataj, je la nomo de l’ naciismo, pagi por riĉigi malgrandan bandaĉon da individuoj.
Dume la senlaboreco kreskas daŭre en la Lenkŝira regiono de Anglio. Dum Lenkŝiro povis sendi al Kalkuto en lasta januaro nur proksimume 150 pakegojn da hinda teksaĵo nomata “dhuti”, Japanio transsendis 4000 pakegojn da ĝi en tiun urbon. Ĉefe bojkotata estas fakte la angla importo, k la Lenkŝira teksindustrio suferis komercan perdon de 60% en Hindio dum la periodo de aprilo ĝis decembro 1930. De nun la duelo komencita inter la industriaj k komercaj interesoj anglaj unuparte, k la deziregoj de l’ hindaj kapitalistoj, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ la granda nacia asketo, aliparte, eniris sian decidan fazon. Kaj la naciisma popolmovado en Hindio estas efektive la plej forta apogo por la hindaj kapitalistoj en tiu ilia ekonomia k… politika batalego.
Certe, kiu ajn venkos el ambaŭ kontraŭuloj en tiu ĉi batalo, la proletaro hindia restos ĉiam same subpremata k ekspluatata. La sola savo por ĝi kuŝas en la senpera klasbatalo, en ĝia grupiĝo ĉirkaŭ fortaj sindikatoj k organizado de ĝia liberiga batalo komune kun la laboristaro tutmonda.
Laŭ div. fontoj kompilis Bora.
Raciigo en la angla karb-industrio
Samkiel ĉiuj aliaj industrioj, la karb-industrio nuntempe travivas kompletan reorganizadon, k studo de la procezo elmontras interesajn kontrastojn kompare kun la antaŭaj administraj metodoj.
La karb-entreprenistoj, oni devas bone scii, troviĝas inter la plej konservativaj el niaj¹ industriistoj, sed la premo de nuntempaj ekonomiaj cirkonstancoj devigas ilin kooperi por trovi solvon en siaj malfaciloj. Ili vekiĝas ĉe la fakto, ke ne plu ili povas ignori la ekziston de aliaj samindustriistoj k ke kunlaborado alportas reciprokajn avantaĝojn. La rezulto de tiu ekpenso vidiĝas en la multaj trustoj nuntempe starigataj en la lando.
En mia distrikto estis ses kompanioj prilaborantaj preskaŭ dudek minejojn. Dum la lasta jaro ili kunfandiĝis en unu trusto “La Manĉestraj Minejoj” k nuntempe estas prilaborataj kiel unu firmo. La unua efiko de ĉi tiu kuniĝo vidiĝas en la plia uzo de maŝinaro. Aliaj efikoj estas la malmultiĝo de la laboristoj k la pli monŝpara funkciigo de l’ ekzistantaj aparatoj k ejoj.
Malmodernaj elfosmetodoj flankenŝoviĝas antaŭ la elfos- k forportmaŝinoj. Ĉiam pli k pli uziĝas la maŝinpioĉoj. Motorforportiloj anstataŭas azenojn k homojn.
Pli granda atento estas donata al la “akcesoraĵoj”. Ekzemple, la argilo elfosita dum domkonstruado miksiĝas kun la senvaloraĵo elprenata el la karbminejo k fariĝas brikoj. Rezultas el tio, ke la trusto ankaŭ estas la plej granda domposedanto en la distrikto. Roko elfosita multe uziĝas por novaj vojoj, k la rubaĵo profite vendiĝas por ĝardenvojetoj k tenisejoj.
La pliuzo de maŝinoj kompreneble pliigas la produktopovon, k ankaŭ plivalorigas la akciojn — ankaŭ ĝi pliigas la senlaborecon. La “bonŝanculoj”, kiuj havas laboron, estas devigataj labori por malpli alta salajro, sed devas produkti pli ol antaŭe. La rezulto de tiu plirapidigo vidiĝas en jena statistika tabelo, publikigita de la Registara Inspektoro de Minejoj:
1929 mortis (subtere) . . 985 laboristoj 1928 mortis . . . . . 885 laboristoj 1929 difektitaj estis . . 162 230 laboristoj¹ 1928 difektitaj estis . . 149 132 laboristoj¹
Laŭ statistikoj, la maŝin-elfosistoj pleje suferas akcidentojn. Ŝajne la novaj metodoj elmetas la laboristojn al pli da danĝeroj ol la antaŭaj.
La elfos-maŝinoj, krom malfortigi la ĉirkaŭan karbon, ankaŭ malfortigas la plafonon. Ĉar plafono konsistas el danĝera argileca aĵo nomita “klod” (clod), kiu ofte disfalas for de la supra tavolo, do necesas ke ĝi korekte estu sekurigata. Ĉi tiu klod-o estas subtenata de la karbo mem, ĝis lignaj ŝtipoj estas enmetataj. Do post kiam la maŝino pecigis la karbon, restas danĝera plafon-etendaĵo nesubtenita, ĝis la momento kiam elpreninte la karbopecojn oni povas enfiksi lignaĵojn. La ministo do devas labori sub enfalema plafono, k facile okazas, ke eltirante karberon, oni surfaligas la plafonon.
Eble sekvanta statistiko parolos pli elokvente. La plej granda nombro da mortoj k difektiĝoj troviĝas sub la rubriko “plafonfaloj”. Depost 1920 la mortoj pro tiu kaŭzo atingis 5193 k difektiĝoj 538 633 (almenaŭ tritagdaŭraj). En 1929, pro plafonfaloj la nombro da mortintoj estas 581 k difektitoj 61 910 — alivorte: el 23 mortigitoj ĉiusemajne en 1929 la duono estis sekve de plafonfaloj.
Plia risko ekzistas pro la elektro uzata por funkciigi maŝinon. Eliĝu fajrero el malbone izolita elektrofadeno, k la ĉiam estantaj gasoj k karbopolvo estigas eksplodon, k denove estas “sango sur la karbo”.
Laŭ “Plebo” (nov. 30) trad. L. B. (Leeds).
¹ T. e. britiaj. — Red.
¹ Estas kalkulitaj nur tiuj, kiuj ne povis labori dum almenaŭ 3 tagoj.
Raciigo en la konsumado
Estas jam konate, ke la gvida direktilo en la hodiaŭa ekonomia vivo estas raciigo de la produktado; de ĝi atendas la kapitalistoj pli altajn profitojn por si. Kio koncernas la laboristan klason, ĉi tiu rigardas al ĝi kiel al neevitebla fenomeno, ligita kun la teknika procezo de la produktado. Estas ankaŭ konate, kiel la raciigo efikas sur la produktadon kaj ĝian procezon. Per tio ke ĉi tiu meĥanike sin konstante ĉiam pli kaj pli disvolviĝadas, la laboristo fariĝas laŭgrade la sklavo de la maŝino. Ofte li ne scias, al kio servas tio, kion li produktas. Sekve de tio perdiĝas lia intereso pri sia laboro, kiun li plenumas nur pro tio, ke li devas konservi ne nur sin mem, sed ankaŭ sian familion.
Pro tio stariĝas la demando, ĉu la eventuala profito rezultanta por la laboristo el la raciigo de l’ produktado, egaliĝas la efektivajn valorojn el ĝi rezultantajn. Se al la laboristo estas forprenata ĉe la laboro la ebleco valorigi sian individuan laboron per tio, ke li estas trudata fari precize elmezuritajn, de la laborprocezo antaŭe difinitajn movojn, tio signifas plistultigon de lia pensado. (R i m. d e l’ t r a d.: Tio ĉi estas vero en plena senco de la vorto. Tial ke mi mem tion spertis: mi ne estis kapabla pensi pri io alia ol nur pri tio, kion mi produktis.)
Nun estiĝas la demando, ĉu en tiu stato por la laboristo la nuna okhora labortempo regata de l’ raciigo ne estas pli laciga laborado, ol la antaŭa pli longa labortempo, kiam la laboristo havis eblon valorigi ĉe l’ produktado plene siajn individuajn kapablojn?
Sed la tasko de ĉi tiu artikolo estas
[REKLAMO p.2] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 3 —
2 — LA LERNANTO
patrino ne fordonu lin en orfejon. Kaj Semke ploras k ĉirkaŭprenas la kolon de la patrino.
Kiun restigi?
Ŝi meditas k pripensas k la koro kvazaŭ formortas pro doloro.
— Patrino! unu infano ekkriis eldorme; tio ŝiris la patrinan koron, k ŝi eksploregis… k la vento ploras k frapas kontraŭ la fenestrojn.
Z. Libin.
El juda lingvo tradukis S. Guterman.
LA NEĜO DEGELAS
Kiam ekdegelas la neĝo, ni sentas la alproksimiĝon de la printempo. Ankoraŭ ja estas vintro, la temperaturo malalta, sed la frosto venkita. La naturo vekiĝas el sia rigido. Baldaŭ formiĝas marĉetoj en la stratoj, mola malseketa neĝokaĉo kovras la irejojn, el ĝi poste iĝas bruna malpuraĵo trapenetranta eĉ la plej rezistokapablajn botojn. Tamen en la aero flustras io nedirebla, iu sekretoplena potenco, kiu nin esperigas k detruas nian rezignemon. Gutoj k glacieroj falas de la tegmentoj, la homoj vadas en koto sur la trotuaro, sed stranga, dolĉa venteto kaptas la senton: ni scias, ke nun venos pli agrabla sezono, kvankam ĝi ne estas videbla.
Ĉio ĉi memorigas pri simila stato en la mondpolitiko. La glacio de maljusta sociordo jam ekkrakas, la katenoj de l’ kapitalismo tie k tie ekkrevas aŭ malfirmiĝas. Sed kiel al la natura vintro ne tuj sekvas la printempo, tiel ankaŭ la ekmortantan kapitalismon ne senpere anstataŭas la socialismo. Inter ambaŭ ŝoviĝas la epoko de la degelado, de la krevado, de la malfacilaĵoj. Same kiel miloj da manoj laboras por forigi la neĝamasojn, ni devas batali kontraŭ la malhelpaĵojn de la interepoko; nur poste ni atingos la celon. Ankaŭ politike montriĝas antaŭsignoj de renverso, nova spirito ekventas tra la mondo. Ankoraŭ regas la fiordo, sed nedifinebla certo influas nin, ke la liberiĝo, la printempo por la homaro, jam estas survoje. Enmeze de la plej mizeraj cirkonstancoj nin tuŝas la freŝa spiro de nova tempo. Ni ne povas pruvi tion, sed ni estas konvinkitaj, ke ĝi nepre efektiviĝos. Feliĉaj ĉiuj, kiuj vivos tiam!
F. S. (16 462).
AL KOMENCANTOJ!
La vivo nek staras nek haltas: por esti vere vivanta, ankaŭ vi ne staru, ne vegetu. Kiam planto ne plu kreskas, ĝi jam ekvelkas. Tiel en Esperantio: vi devas aŭ progresi aŭ malprogresi; do, zorgu, ke vi ne malantaŭeniru!
Eble vi enuas, la cerbo eble lacas (pro tro severa studado oni esperas, sed ne kredas), k vi imagas, ke post kelkmonata ripozo vi povos pli energie ataki esperanton. Jes! sed de la komenco; ĉar, se vi atendos tro longe, forlasos vin via pene akirita scipovo. Eble vi estas krome tro okupata, k lasas portempe tian bagatelon. “Poste”, vi diras, “mi denove studos esperanton serioze k profiteme”. Tempo flugas, aliaj interesoj intervenas, k esperanto estas tute forgesata.
Tiam, iun tagon aperas fremdulo, portanta sur la brusto la verdan stelon, insignon, k ĝoje li salutas vin (pro via insigno, kiun vi forgesis forigi, aŭ kiun vi portas pro parademo). Kaj kion vi diros? vi certe komencos, aŭtomate per “Bonan tagon, K-do”, sed post “ne tiel rapide … mi ne tute … mi tute ne … ktp.” vi flustros “ĝis la revido” k marŝaĉos for en ruĝiĝa konfuzo.
Ne atendu tian malfeliĉaĵon! Sed atentu nun, prizorgu vian lingvoscion! Ekzercadu ĝin per: —
LEGADO: vi legas mian artikolon. PAROLADO: vi nun kritikas ĝin. SKRIBADO: do, skribu vian propran provon.
Lajla Brajmer (16 810), kiu, mem unuajara lernantino, verkis tiun artikoleton por la murgazeto de l’ Edinburgaj K-doj.
EN APRILO
Printempiĝis, plivarmiĝis, Brilas gaje sun’, Neĝ’ degele eklarmiĝis Kaj malsanas nun.
Jes, alvenis por vi, vintro, La plej certa mort’ Al mi tedis vidi vin tro Ofte sur la kort’.
Iru for vi, malbonido, Kune kun malgaj’! Mi salutas vin, ĝojido, La venonta maj’!
G. F.
Lacaj — tamen kuraĝaj k obstinaj
(Laŭ Bobinska: P i o n i r o j)
Resumo de l’ antaŭaj ĉapitroj: Sur insulo, en la mezo de granda lago, estas izolitaj tri geknaboj (Vanka, Katka, Juk). Ili ricevis la komision de la gvidantoj de junpionira tendaro, kiu troviĝas sur la bordo de l’ sama lago, elserĉi k rekonduki en la tendaron perboate forkurintan knabinon. Ne havante eblon reveni, ili per lumsignaloj de du grandaj lignoŝtiparoj ekbruligitaj provas alarmi la tendaranojn. Dume la tri infanoj sentas laceĝiĝon pro la peza laboro de ili plenumita.
— Ho! mi mortas! plendis Juk, kion fari, se ĝi estingiĝis denove!
— Meti¹ novajn branĉojn, diris Vanka. Se tiuj ŝtiparoj estingiĝas, ni estos denove deŝir-
— paĝo 4 —
LA LERNANTO — 3
itaj² de l’ tendaro, k morgaŭ necesos rekomenci.
— Ĉu pensas, ke neniu venos por nin serĉi? Juk havis kompatindan mienon.
— Ni devas antaŭvidi ĉion.
— Vi scias, tiu ĉi flamo estas kiel krio en la nokto, diris Katka. Kuŝanta³ sur la ventro, ŝi fikse rigardis la fajron per siaj larĝe malfermitaj okuloj.
— Ĝuste tion ni volas: ke ĉi tiu krio ĝisatingu ilin, en la tendaro.
— Kaj se ili ne aŭdus ĝin?
Tiuj ĉi forlasitoj pensis pri la sekvanta tago pli peniga⁴ ankoraŭ, kiu estis rezervita al ili. La nutraĵo elĉerpiĝadis⁵. La ardaj karboj konsumiĝis.
— Kial ni ne kunprenis terpomojn? ĝemis Juk; oni estus kuirinta ilin.
— Da similaj “kial ne” ni trovus multajn⁶, mia kara, interrompis⁷ lin Vanka.
— Oni povus kapti fiŝojn morgaŭ k ilin friti.
— Tiam necesis provizi sin per kaptiloj⁷, denove maltrankviliĝas Juk.
— Juk, ne estu citrono, diris al li severe Katka, memoru, ke pioniro devas ĉiam esti kuraĝa, gaja k neniam senkuraĝigita⁸.
— Sed mi estas kuraĝa k gaja, defendis sin Juk, mi estus ankoraŭ multe pli kuraĝa post bona vespermanĝo!
— Rigardu prefere, ĉu oni nenion vidas ĉe la horizonto!
Juk leviĝis k falante de unu kruro sur la alian, kiel estis lia kutimo, direktis sin al la bordo.
La du aliaj rigardis la mortantajn karbojn k poste interŝanĝis rigardon. Necesos leviĝi k rekomenci labori⁹. Katka estis kuŝanta sen fortoj, sed preta ekstariĝi ĉe la unua alvoko donata¹⁰ de Vanka. Ŝi sciis, ke Vanka ankaŭ estis tre laca, sed liaj nigraj okuloj brilis per severa k decida eklumo k la okuloj de Katka reflektis tiun ĉi lumon.
— Ni ne permesos al ili¹¹ estingiĝi, ŝi pensis kun persista obstinego.
¹ Aŭ: amasigi. ² Aŭ disigitaj, malligitaj, izolitaj, malkontaktigitaj. ³ Oni povas pense kompletigi: Estante kuŝanta…, ŝi… (temas pri stato, ne pri ago); tamen la formo: “kuŝante” ne estas malkorekta, se oni volas akcenti la samtempecon de l’ kuŝado k rigardado (= dum ŝi kuŝis, ŝi rigardis…). ⁴ Aŭ: streĉa. ⁵ La sufikso “ad” (kvankam ne nepra en tiu ĉi frazo) karakterizas taŭge la iompost-ioman (laŭgradan) elĉerpiĝon (forkonsumiĝon) de l’ provizaĵoj. ⁶ En pli normala formo la frazo tekstus: “Ni trovus multajn (aŭ: multe) da similaj…” ⁷ Aŭ: fiŝhokoj, -ŝnuroj. ⁸ Aŭ: animpremita. ⁹ Aŭ (per substantivo): la labor(ad)on. ¹⁰ Aŭ: farata (eligata). ¹¹ Nome: la (ligno)ŝtiparoj.
ANEKDOTOJ
Mark Tŭen (Tvain) k la trustoj
Usona ĵurnalisto iufoje demandis al Mark Tŭen pri la kaŭzo, kial la granda ŝercemulo estas malpopulara inter la gvidantaj sinjoroj de la trustoj.
Mark Tŭen montris senkulpan mienon k diris: “Mi ne scias la kaŭzon. Sed eble tio dependas de mia aŭtoreco.”
“Tion mi ne komprenas.”
“Nek mi ankaŭ. — Sed mi havas malklaran antaŭsenton, ke la kaŭzo estas rakonteto, kiun mi skribis en gazeto.”
Li transdonis al la ĵurnalisto gazeton, kiu enhavis rakonteton. Ĝi estis nomata: “La tri muŝoj”, k la teksto estis jena:
Muŝpanjo havis du filinojn, kiujn ŝi multe amis. Iun tagon, dum ekskurso, ili alvenis en sukeraĵejon. “Panjo, permesu al mi gustumi la belan ruĝan karamelon,” petis unu el la junaj filinoj. La muŝpatrino donis la permeson, k la muŝfilino kun ĝojega mieno sidiĝis sur la belan ruĝan karamelon. Subite ŝi etendis siajn flugilojn k falis mortinta al la planko. La ruĝa karamelo nome estis venena, ĉar ĝi estis el la usona karameltrusto. La muŝpatrino nun havis do nur unu filinon, k ĉi tiun ŝi nun amis tiom pli multe. Iun tagon la filino havis nevenkeblan deziron manĝi kolbason. La patrino kondukis ŝin al viandbutiko, sed la muŝo apenaŭ ekmanĝis tre malgrandan pecon de la kolbaso, kiam ŝi ekmortis pro konvulsi-atako. La kolbaso nome estis venena, ĉar ĝi estis fabrikita de la usona kolbastrusto. La kompatinda muŝpanjo tiam estis ekkaptita de malespera funebro. Ŝi tute ne plu volis vivi, k por rapide esti mortigata ŝi flugis k sidiĝis sur muŝpaperon. Sed la morto ne sekvis. La muŝpapero nome estis sendanĝera, ĉar ĝi estis fabrikita de la usona muŝpapertrusto.
El la sveda kooper-gazeto “Konsumentbladet” trad. 12 286.
Entreprenista kalkul-metodo
Laboristo petas la ĉefon pliieltigi la salajron.
— Ho, diras la entreprenisto, vi ne sufiĉe laboras por mi. Pripensu, dum 1/3 de la tago vi dormas, tio estas dum jaro 122 tagoj. Dum alia triono vi refreŝigas vin (studas, legas ktp.), ankaŭ tio estas 122 tagoj. Restas 122 tagoj. El tiuj dekalkulu 52 dimanĉojn. Restas 70. Sabate vi laboras nur duone. Ankoraŭ estas 44. Dum la jaro vi feriis 44 tagojn, 9 tagoj estis festotagoj, dum kiuj vi ne laboras. Restas 21 tagoj. Kaj tri semajnojn vi estis malsana.
Konsentante la laboristo jesas la mizeron de l’ kapitalisto. “Volonte” li redonus la duonon de la salajro, por ke la ĉefo povu forigi la ekonomian krizon.
Alfr. Winkler (12 467).
[REKLAMO p.4] VORTOJ DE K-DO E. LANTI. Ĵus aperis. 192 p. Prezo 2 mk. g. SAT-Administrejo Leipzig O 27.
— paĝo 5 —
4 LA LERNANTO
KIEL MI FARIĜIS ESPERANTISTO
Estis en la jaro 1927, kiam mi aŭdis la esperantan lingvon parolatan de kelkaj K-doj. Tiutempe mi ankoraŭ ne sciis, kian valoron la lingvo havas. Mi laboras en ŝtatfabriko kiel seruristo; post du monatoj mi devis ŝanĝi mian laborlokon pro iu laboro. En tiu ĉi laborgrupo, al kiu mi estis veninta, mi trovis du komencantojn, kiuj vizitis esperantan kurson.
Kun la pli juna K-do mi komune laboris; li ankaŭ instigis min partopreni la kurson. Mi ne longe pripensis la aferon k tuj komencis lerni nian lingvon. Post kelka tempo mi jam sukcesis en la studo; mi renkontis en jaro 1928 eksterlandanojn (el Londono k el Hungario). Mian tutan scion mi uzis por komprenigi miajn demandojn k dezirojn; tiam mi jam konsciis pri la valoro de esperanto.
En jaro 1929 mi ankaŭ vizitis la junularan renkontiĝ-feston en Vieno; tre bele pasis la tempo, mi havis sufiĉan okazon interparoli kun eksterlandanoj. Duope ni ankaŭ mendis la gazeton SENNACIULO, ĉar sen legado oni ne povas sukcesi; ĉiusemajne mi legas la gazeton por perfektiĝi en la lingvo; k baldaŭ mi estos membro de SAT.
Lanzenlechner, St. Pölten.
POR NIA DISTRO
Solvoj el la antaŭa n-o:
Nom-enigmoj: Hero/o; Hero/doto; H/akilo; S/ireno; I/z/abelo; Salo/mono.
Ŝercenigmoj: 28. Mus-kato (muskato). 29. Mus-kolo (muskolo). 30. Kiam li estas not-ario (notario).
Novaj nom-enigmoj
Trovu vortpartojn k kombinu ilin laŭ jena maniero: — Kaj vi ricevos jenon:
- Reganta estaĵo de l’ mondo + enmetita antaŭ fino vorto, signifanta parteton. — faman antikvan poeton-kantiston
- Kruela reĝo (malamiko de infanoj) + konsonanto antaŭ la lasta silabo — nomo de neŭtrala esp. jurnalo
- Vira nomo. Ŝanĝu la antaŭlastan literon — interrompon
- Vira nomo + nova socialista esp-lingva revuo (antaŭ la fino) — lacerton
- Natura ega akvujo + vokalo antaŭ la fino — virinan nomon
- Trinkaĵo uzata en varma stato + ½ de prepozicio + kara metalo — viran nomon
- Io malpli ol teruro + la sama varma trinkaĵo — viran nomon
T. Dajber.
Humoro
[BILDO p.5 | 24,9,47,31] Desegnaĵo: en restoracio kelnero staras apud tablo, ĉe kiu sidas du sinjoroj antaŭ teleroj; malantaŭe fenestroj.
En la stacidoma restoracio
— Kelnero, kial mia porcio estas multe pli malgranda ol tiu de l’ sinjoro?
— Ĉar via vagonaro forveturas kvin minutojn pli frue!
La mallarĝa vojo
“Mia frato”, demandis la predikisto, “ĉu vi promenas sur la malfacila, mallarĝa vojo?”
La alparolito diris nenion, sed transdonis sian nomkarteton, sur kiu estis legebla: SINJORO BALANCO, ŝnur-dancisto. (15 262.)
*
Petro: Kia diferenco estas inter vi k inventisto?
Karlo: … mi ne scias!
Petro: Sekve, vi estas ulo sen scio, t. e. sensciulo, dum inventisto estas scienculo.
Karlo: Prave, sed ankaŭ inter vi k inventisto estas diferenco.
Petro: ……?
Karlo: Nu, vi estas ŝercanto, dum inventisto estas serĉanto. (5479)
En lernejo
Instruisto: Tradicia nomiĝas tio, kio estas transdonata de generacio al generacio, de patroj al idoj. Nu, donu ian ekzemplon!
Mihaĉjo: Mia pantalono. M. M.
Bona aspekto
Elza: Ĉu ne ŝajnas al vi, knabinoj, ke plenbarbo plibonigas la aspekton de mia fianĉo?
Liza: Jes, ĉar lia vizaĝo nun estas malpli videbla. (12 286.)
La koro de milionulo
Al malbonfarta milionulo oni venigas kuraciston. Tiu ĉi zorge esploras la malsanulon k fine diras:
— Vi havas nenian difekton, sinjoro. Via koro bonege funkcias.
— Nu, mi ĝin malofte uzas. M. M.
[REKLAMO p.5] SENNACIULO devus esti abonata de ĉiu lab. esperantisto en la tuta mondo. Per Sennaciulo li ligiĝas mondskale kun siaj laborfratoj, ricevas signifon realan lia esp.-studo.
(Eldonkvanto 10 000 ekz.)
6-a JARO. N-o 4 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 16. IV. 1931
La Lernanto
REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e ★ ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27
KIUN EL ILI?
Vintra nokto. La pala vidvino ekdormis ĉe sia laboro, tirante la kudrilon. Jen pormomente ŝi vekiĝis, permane ekfrotis la okulojn komencante ree tiri la kudrilon. Ŝi ne povas: la fingroj ne fleksiĝas. La kapo defalas, la koro svenas pro malforto. Ŝi ne povas. Ŝi ellasas la kudrilon el la mano.
Sur liteto apud la tablo dormas ŝiaj infanoj: 3 palaj kadukaj orfoj de formortinta cigaredfaristo kuŝas envolvitaj en ĉifonoj alpreminte sin unu al la alia. Oni vidas nur tri palajn vizaĝetojn, kiuj supozigas, ke ili estas mortaj.
[BILDO p.5 | 66,41,83,64] Infandesegno: silueto de infano inter arbobranĉoj kun folioj, birdoj kaj floroj.
La patrino ĉesas labori. Ŝi enrigardas la fornon, k kiam ŝi rimarkas, ke la fajro forbrule estingiĝis, ŝi pene k profunde ekĝemegas, alpaŝas al la lito k pli zorge kovras siajn infanojn.
Jam estas malfrue en la nokto, sed ŝi ankoraŭ ne kuŝiĝas, kun malĝoja patrin-dolora rigardo turnita al la infanoj ŝi staras enprofundiĝinta en pensoj.
Ekstere estas ventego. La uragano disverŝiĝas kun konstanta plorado, kvazaŭ miloj da demonoj k spiritoj veplorus pri iu formortinta sia estro, pluvego frapas kontraŭ la fenestrojn k la ladon de l’ tegmento. La tuta ruinaĵo tremas; ŝajnas, ke jen ĝi disfalas k superŝutas la mizerulojn suferantajn inter ĝiaj muroj mallumaj k malpuraj.
Kion pensas la vidvino? Per siaj profitoj ŝi ne povas subteni k nutri la tri infanojn; la malsatmorto enpuŝiĝas al ŝi tra la pordo. Ŝi ne povas ĝin forpeli per siaj fortoj. Du infanojn ŝi estas devigita fordoni en iun orfejon, unu ŝi retenos al si. Kun unu infano ŝi iel travivos per siaj malmultaj perlaboraĵoj… ŝi devas tion ĉi fari pli rapide… aliel ŝi falos pro fortomanko, ŝi laboras super siaj fortoj… ŝi ne eltenos… k la patrino staras meditante, kiun el la tri ŝi retenu al si, k kiujn fordonu?…
Ŝi rigardas al siaj infanoj, ŝia koro disŝiriĝas pro profunda, profunda doloro k ne povas decidi… ŝiaj rigardoj flugas de unu infano al alia, ŝi ilin ĉiujn egale amas, ŝia koro fendiĝas pro kompato, ŝi ne scias, kiun ŝi fordonu. Rigardante al la dormantaj infanoj, ŝiaj bolaj patrinaj larmoj komencas iom post iom deguti al iliaj palaj vizaĝoj.
La infanoj jam scias, ke du el ili oni forprenos de la patrino: ili subaŭskultis la interparolojn de la patrino kun la parencoj. Kaj la infanoj petas, ke ŝi ilin ne fordonu. Ili rigardas ŝin per timemaj okuletoj, kisas k ĉirkaŭprenas ŝin, k ĉiu infano petas por si:
— Patrino, min ne fordonu.
— Patrino, mi restos ĉe vi.
— Patrino, mi…
— Patrino, mi…
Rajzele promesas, ke ŝi ne plu petos manĝaĵon, Berele estos bona k neniam plu estos malobeema, nur la
— paĝo 6 —
SENNACIULO 227
montri al la kontraŭa poluso de l’ ekonomia vivo, al poluso ne malpli grava, sur kiu baziĝas la tuta produktado, al la konsumado de la produktita varo aŭ komercaĵo. Kaj ĉi tie ni tuj kontraŭstaru malagrablan fenomenon, fortege frapantan en la okulojn. Dum la produktado raciiĝas ĉiuflanke, ekregas en la konsumado tutplena hierarkio. Oni produktadas ĉion eblan, sen pripenso, ĉu estas zorgate sufiĉe pri l’ konsumado, por ebligi al ĉiu homo pasigi indan, decan vivon. Oni produktadas luksajn frandaĵojn, spite tio, ke ne estas priatentata la malriĉa homo kaj lia ĉiutaga pano. Oni produktas luksajn vestaĵojn, malgraŭ ke la laboristo ne havas rimedojn por provizi sin kaj sian familion per la plej necesa simpla vesto. Por bonloĝado al riĉuloj oni konstruas kaj instalas komfortajn loĝejojn, sen zorgo pri iomete deca loĝado por la laboristoj, kaj tiel ni povus senfine daŭrigi…
La raciigo de l’ konsumado havas en iu rilato samajn efikojn, kiel la raciigo de l’ produktado. Certe la mallongigo de la labortempo estas la efiko de l’ superproduktado de difinita speco da varoj.
Kiel jam dirite, hodiaŭ oni produktas senplane, kaj tio estas la ĉefaĵo; oni produktadas la varojn por alta vivnivelo; ili restas neutilaj por la ĝenerala vivbezono; ili servas nur por la laŭgusta kontentigo al supera homklaso. Legioj da laboristoj estas okupataj per la produktado de varo, kiu por kulturita homo estas tute ne uzebla kaj senutila. Tiel oni celadas unuflanke firme ekŝpari per raciigo produktokapablajn homajn fortojn, kaj malŝparas aliflanke per produktado de nebezonataj varoj.
Kiel jam dirite, la raciigo de la konsumado povos havi la saman efikon kiel tiu de la produktado. Ni tion ekvidos pli klare per jena ekzemplo: Ni diru, ke en iu difinita ekonomia Ligo, kiu plene sin mem kontentigas, de neniu dependas, vivas milo da homoj. El tiuj 1000 homoj estu 800 okupataj ĉe produktrimedoj, kiuj kreas bezonojn por pasigi kulturan vivon; el restantaj 200 homoj 100 estu okupataj per produktado de senbezonaj valoroj. La resto laborus en la komercaj fakoj ktp. Ĉiuj laborantoj estu okupataj per okhora labortempo tage.
Kaj nun ni supozu, ke ni atingos forigon de l’ produktado de luksa varo kaj ke la laboristoj okupitaj per ĝia produktado transiros al la produktado de aliaj artikloj. Jam antaŭe tiuj ĉi artikloj de l’ vivbezono estis produktataj en sufiĉa kvanto; tial povos okazi, ke post forigo de l’ nebezonata varo kaj nuligo de ĝia produktado tiu ĉi senlaboriĝinta laboristaro servos nur al celo, mallongigi la labortempon por ĉiuj je unu horo tage. Povos esti enkondukata sephora labortago sen iu difekto por la ekonomia vivo. Nur la luksa varo malaperis el la mondo, varo, kiu bezonas multe da prilaboro kaj da homa ŝvito kaj alportas nenian utilon.
Ne estas imagebla, ke la raciigo de l’ konsumado fariĝu sub la hodiaŭ reganta privatkapitalista sistemo en produktado. Tio estos unu el la nunaj taskoj de produktanta sistemo, kiu superregos post la kapitalismo. Ĝian komencon ni jam vidas en la kooperativa produkt-sistemo, kiu estas bazita sur socialistaj principoj.
Nur tiu ĉi produkt-sistemo, ne baziĝanta sur la principo de persona profito, sed sole atentanta pri la prospero de l’ laborista klaso, estas kapabla organizi trafe la konsumadon kaj tiel redoni al la produktado k r e a n armeon el laboristoj, kiuj hodiaŭ okupiĝas ĉe produktado de malutila varo, servanta al diboĉa vivo de tiuj, kiuj regas la produktadon kaj la komercon.
Inĝ. S m e t a n a en “Vienaj Ĉeĥaj Lab. Folioj”. Trad. K n o u r e k (2474).
LA PAMIR-EKSPEDICIO EN 1928
En la centra montar-ĉenaro de Mezazio, kie tuŝiĝas la limoj de USSR, Hindio, Ĉinio k Afganio, prezentiĝis ĝis antaŭ nelonga tempo blanka makulo sur la landkartoj: la altlando de Pamir, la tegmento de la mondo. Nur en jaro 1928 la Rusa Akademio de Sciencoj kune kun la Koopera Unuiĝo de Germanaj Sciencoj k la Germania k Aŭstria Alp-Unuiĝo organizis ekspedicion por esplori tiun nekonatan regionon. La rusa filmasocio “Mejrabpom” akompanis la ekspedicion k filmis la plej interesajn scenojn.
[BILDO p.6 | 35,33,64,50] Foto: grupo de vestitaj montaranoj, viroj, virinoj kaj infanoj, starantaj en vico. Subskribo: Loĝantoj de l’ Pamir-montaro
La ekspedicio estis ekipata dum junio 1928 en la malgranda Uzbekia urbo Oŝ. La filmo montras la formarŝon kun 200 ĉevaloj, 250 kameloj k abunda pakaĵaro. Penega estis la vojo, unue tra la stepo, poste trans altaj montpasejoj k la bestoj devis grimpi eĉ sur krutaj neĝdeklivoj. Kelkfoje homo aŭ ĉevalo falis k glitis malsupren, sed feliĉe la tuta karavano atingis la larĝan valon Alaj. Tie troviĝas la paŝtejoj de la kirgizoj, sukaj herboj kreskas en alto de 2—3000 metroj super la nivelo de l’ oceano. Je honoro de la fremduloj la indiĝenoj okazigis feston, pro kiu kunvenis la enloĝantoj de la tuta valo. Distancoj de 50 kilometroj ja ne multe signifas. La soveto de la Alaj-valo salutis la esplorantojn, dignaj figuroj k strangaj tipoj, kiuj verŝajne la unuan fojon staris antaŭ la filmkamero. La kirgizoj aranĝis vetrajdadon, plue kiel kulminacion de l’ festo batalon pro morta ŝafo. Tiu, kiu kaptas ĝin, estas persekutata de la aliaj k la venkanto devas ĝin redoni al la ludjuĝanto.
Parto de la ekspedicio nun pluen iris al la neesploritaj legendaj valoj. Sur la postsignoj de iamaj karavanoj oni trovis ostojn per la tropika sunbrilado en sablo blankigitajn. Ĉe la lago Karakul, 4200 m. estis starigata la dua tendaro. De tie la scienculoj vagadis en la ĉirkaŭaĵon. Amasan akiron gajnis la zoologoj, maloftajn skarabojn, birdojn k alpokaprojn. Eĉ la timemaj marmotoj estis fotografataj. En kaptilo kaptiĝis vulturo k la esploranto devis tre klopodi por subigi k kateni ĝin. En faldboato remis la unuaj homoj sur la lago. Ankaŭ radiosendstacio estis kunportita k la ekspedicio konstante havis kunligon kun Moskvo k Berlino.
Kelkaj grupoj penetris en la blankajn dezertojn de la sovaĝa montaro, reeltrovis la malnovajn transirejojn al Ĉinio k malkovris la plej longan glaciejon de la mondo, la Feĉenko-glaciejon, kiu longas 80 kilometrojn. Altaj montoj leviĝas super solecaj valoj, eterna neĝo k glacio ĉirkaŭas la pintojn. Terur-belajn bildojn vidigas la filmo, rokmurojn, glaciejajn fendojn, glitantajn nubombrojn super neĝaj kampoj.
Malfacilan taskon solvis la montgrimpantoj Vin (Wien), Alvejn (Allwein) el Germanio, k Ŝnejder (Schneider) el Aŭstrio. Post kvintaga migrado sur glaciejoj ili suriris je la 25-a de septembro la plej altan monton de Sovetio, la “Pik Lenin”, 7150 m. Ili atingis la supron dum ventego k nebulo ĉe temperaturo de —30° C. Estas unu el la plej eminentaj alpismaj faroj de la lasta tempo.
La scienculoj mezuris terenon de 15 000 kvadratkilometroj, faris fotografajn triangul-mezurojn pri pli ol 1000 kv.km. k entreprenis geografiajn, geologiajn k meteorologiajn esplorojn. Oni kolektis amase plantojn, bestojn k ŝtonojn.
Pri la rezultoj de tiu atentinda ekspedicio aperis ankaŭ 2 libroj. Unu estas verkita de la rusa partopreninto Krilenko, la alia de la germana gvidinto W. R. Rikmers. La lasta libro enhavas interesajn rimarkojn k observojn pri la cirkonstancoj en USSR, ĝuste valorajn tial, ĉar ili devenas de objektiva esploranto.
F. S., Vieno.
— paĝo 7 —
228 SENNACIULO
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Metallaborista striko en Japanio
En Jokohama-a metalfabriko okupanta 1300 gelaboristojn eksplodis striko, pro tio ke la mastroj maldungis 70 laboristojn. La tuta laboristaro de l’ fabriko solidariĝis kun la trafitoj k postulis ilian redungon. La mastroj rifuzis tiun postulon. Sed mankis bonaj strikgvidantoj, k ankaŭ preskaŭ neniu el la laboristoj apartenas al sindikato (la sindikatoj en Japanio estas tre malfortaj). Tiel estas antaŭvidebla la fiasko de l’ striko; burĝa ĵurnalo jam anoncis, ke 400 laboristoj ree eklaboris en la fabriko. Ĝenerale malgraŭ la pliakriĝinta ekonomia situacio la proleta klasbatala movado reagas malforte; multaj gvidkapablaj K-doj estas arestitaj k ilia manko sentiĝas.
Ociro Nakadai.
El Bulgario
La faŝistoj en tiu ĉi lando daŭrigas ĉiutage sian kriman agadon; ili atakas organizite la laboristajn kunvenojn k turmentegas la ĉeestantojn. En la urbo Duprica la policestra sekretario publikigis alvokon, en kiu li petis revoluciemulojn, kiuj ne ankoraŭ estas perfiduloj, helpi la policon ĉe faŝistaj kunvenoj; en okazo de rifuzo li minacis ilin per pluaj turmentoj. Se renkontiĝas en iu ajn urbo du aŭ tri lernejaj amikoj, ili estas haltigataj k eldemandataj. La registaro akceptis edukad-leĝon, en kiu estas ordonita la deviga partopreno de l’ lernantoj al la faŝistaj sportorganizoj. Kiu rifuzas, ne plu havas eblon esti akceptata por ŝtatserva funkcio. Laŭ la sama leĝo la nombro da lernantoj devas esti malpligiata.
Laŭ Informservo de Anark. Jun.-Intern.
El Jugoslavio
Post la faŝista ŝtatrenverso en Bulgario (junio 1923) elmigris multaj tieaj K-doj al Jugoslavio, kie ili estis amasigataj en kampadejoj k kontrolataj de la lokaj estraroj. Ili estis traktataj kiel malliberuloj k ne rajtis forlasi la difinitan lokon por serĉi alie vivrimedojn. Tial multaj el tiuj K-doj serĉas elturniĝojn. Ili provas sekrete transiri la limon, riskante esti mortpafataj de la limgardistoj. Tiel du K-doj estis mortigataj ĉe la limo en decembro 1930. Tiuokaze K-do Dimitrof el Lubliana estis malliberigata por nedifinita tempo. La jugoslava faŝismo iras egalpaŝe kun la aliloka, ĉiutage farante krimojn kontraŭ revoluciuloj.
Informservo de Anark. Jun.-Intern.
Litova juĝisto en servo de la faŝistoj
En la urbo Kibartai (Litovio) je 26. marto la kontraŭfaŝista gazeto “Musu Naujienos” estis akuzata ĉe tribunalo pro malfavora skribo en la gazeto pri malsukcesinta Hitlerana manifestacio en Ejtkunen (Eydtkuhnen), germana limurbo. La aferon de faŝista flanko gvidis advokato Paŝkevičius, la sama, kiu estis suspektita pro eksplodigo de l’ redaktejo de “Ŝiaŭliu Naujienos”. La faŝistoj havis ankaŭ tri atestantojn. Paŝkevičius diris, ke la nomita gazeto malvere skribis pri faŝista manifestacio k petis la juĝiston puni plej severe la respondecan redaktoron. La defendanto, eminenta jurnalisto en Kaŭnas, nuligis ĉiujn argumentojn de l’ advokato k postulis plenan pravigon al la redaktoro. Sed, se la juĝisto ankoraŭ ne volus malkondamni la redaktoron, la defendanto petis prokraston por inviti atestantojn, kiuj pruvus, ke la gazeto skribis la veron. Anstataŭ pripensi la vortojn de l’ defendanto, la juĝisto skribis decidon pli frue, ol la defendanto finis sian parolon. La redaktoro estis kondamnata je unumonata malliberigo. Multaj esprimis sian simpation al la kondamnito. Oni atendas decidon de l’ distrikta juĝistaro en la afero.
La ĉeprusia fantomo.
[REKLAMO p.7] Ĉiam ankoraŭ restas la plej taŭga dokumento por informiĝi funde pri deveno k disvolviĝo de l’ nuna situacio en la SAT-movado la Protokolaro de la X-a SAT-Kongreso en Londono (aŭg. 1930). 84 dense presitaj paĝoj. Specialprezo escepte malalta: 0,50 mk. g. (sen kromrabato por membroj). Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O. 27.
LA PASTRA LECIONO
V. Ekström (12 439)
Certe vi, karaj K-doj, scias, ke en Svedio ĉiu dekkvar-jarulo, dum unu vintro unu fojon semajne vizitas kvazaŭ lernejon, en kiu pastro instruas la gejunulojn pri kristanismo.
Nuntempe oni ne povas leĝe devigi iun partopreni tian “universitaton”, sed ne multaj estas, kiuj ne partoprenas. Ankoraŭ la ĝenerala opinio estas, ke ĉiu dece pensanta homo sendas sian idon al tia instruado. Svedoj ĝenerale timas esti konsiderataj kiel nedeculoj, precipe kiam temas pri religio.
La finiĝo de tia ĉepastra kurso ĉiam estas tre pompa k grava ceremonio; ĝi daŭras du ĝis tri tagojn k okazas en ŝtata, protestanta preĝejo. En tiuj tagoj la gejunuloj montras sian “kleron” antaŭ la en preĝejo kolektiĝinta publiko, ĉar la pastro, instruinta sian junan anaron dum tuta vintro, nun al ili donas demandojn pribibliajn k la instruitoj devas laŭte respondi.
La lastan tagon estas la “rava” finiĝo de la spektaklo k post la ordinara antaŭtagmeza diservo, tiuj gejunuloj, kiuj montris sufiĉan religikonon, el la propra mano de l’ pastra moŝto ricevas portreton pri la karno k sango de Jesuo. Per tio la juna pekulo estas elaĉetita k li kvazaŭ aniĝis al la ĉielularo.
Kiom klare mi memoras tiun tagon de mia “pekoplena” vivo. Kvankam mi estis nur infano, tre timema, tiu granda superstiĉo naŭzis min. Mi neniel kredis la stulton, tamen neniu el ni esprimis sian dubon pri la valoro de la sankta komunio. Laŭŝajne la pastro en ni estigis grandan respekton por si, ĉar tiuj “kulturdonantoj” ja povas fieri pri ne malgranda potenco sur sian ŝafaron.
Tiele ankaŭ mi laŭnome fariĝis ĉielkredanto, sed jarojn poste ŝajnis al mi, ke la pastro estas sperta psikologo, ĉar en la biblio, kiun li ĉe la finiĝo donis al mi, li estis skribinta jenon: “Mia filo, plifortiĝu per la beno, kiu estas en la instruo de Jesuo-Kristo.”
*
Kelkaj monatoj forpasis, k mi kiel proletido, filo de malriĉa ŝuisto, gajnis mian panon per disdonado de burĝa ĉiutaga gazeto. Venis la aŭtuno, k kelkaj el miaj studkamaradoj en la pastra kurso petis min aniĝi al junula asocio, kies gvidanto estas pastro, nia instruinto.
Ili diris, ke venontan someron por la membroj de l’ asocio la pastro aranĝos tutsemajnan restadon, tendkolonion ĉe la marbordo. Vi pripensu, ili diris, estas tre dolĉe k sanige por ni tie sporti, bani nin ktp., tutan semajnon en sunbrilo, for el fulmo de la fabrikurbo, apud freŝa, libera marbordo.
Karaj K-doj, vi certe komprenas dekkvin-jarulojn edukitajn en kapitalisma, pastrara socisistemo, k vi ne miras, ke multaj, mi preskaŭ povas diri: ĉiuj, kaptiĝis de tia vere porjunula allogaĵo.
La somero venis, ĉio estis preta por forvojaĝi, sed kelkaj K-doj ne ricevis forpermesojn de siaj labordonantoj. Pri tio sciiĝis la pastro; li vizitis la majstrojn, ilin persvadis, k ĉiuj forveturis.
Sub helblua ĉielo, en varma sunbrilo, ĉe vasta la maro bruniĝas korpoj de junaj proletoj. Ni estas en Marstrand, unu el la plej ŝatataj banlokoj por sveda burĝaro. Nia tendkolonio troviĝas sur insulo proksima al la ban-
— paĝo 8 —
SENNACIULO 229
TAGOJ EL MIA VIVO
Mi estas anarkisto k brosista laborgvidanto k loĝas en la 1-a horzono, sub 19,1° latitudo oriente, 47,5° longitudo norde. Post elitiĝo ĉiumatena je la 6.30 h., mia edzino preparas freŝan kafon por mi sur la gasfajrujo. Kunprenante panon, malvarman, senviandan manĝaĵon k laŭsezonajn fruktojn mi foriras je la 7-a al la fabriko, kie mi estas post 45 minutoj, k alivestiĝinte komencas je la 8-a la laboron.
[BILDO p.8 | 21,11,37,24] Portreto en rondo: viro kun lipharoj, profile.
Mi interrompas ĉi tiun je la 10-a por manĝi panon kun fruktoj. Poste mi plulaboras ĝis la 12-a k tiam tagmanĝas; sed ofte okazas, ke pro gravaj k urĝaj aferoj mi povas manĝi nur je la 13-a. Tuj poste mi reeklaboras ĝis la 16.30 h., sabate ĝis la 13.30. Mi hejmen iras piede. Dumvoje mi legas ĉe kelkaj gazet-administrejoj la murgazetojn k plej lastdatajn novaĵojn. Hejme mi banas min k poste ĝuas kun mia edzino senviandan manĝaĵon, ĉar ni estas jam delonge vegetaranoj, kontraŭalkoholuloj k kontraŭnikotinuloj.
Post ioma ripozo mi tralegas gazetojn, librojn, leterojn nacilingvajn k esperantajn, dum mia edzino finas la postmanĝan laboron. Kaj komenciĝas la konversacio pri ĉiuspecaj temoj (politiko, familiaj aferoj, mastrumado, en- k elspezoj, planoj ktp.). Ni vivas plenkonsente, estante samprincipanoj en ĉio. Eĉ rilate al la maltusianismo. Je la 20-a horo ni trinkas kafon, malofte ŝakludas, enlitiĝas ĉirkaŭ la 22-a aŭ 23-a k post kelkaj minutoj de babilado jam dormas. Escepto estas nur, se mi iras en klubon, organizan kunvenon aŭ esperantan societon, por instrui, aŭskulti aŭ fari ian lekcion, se okazas ie kunsido, kie mi estas ano, komitatano aŭ gvidanto. Dimanĉe k dum festotagoj ni ĉiam ekskursas, ĉar ni ankaŭ estas turistoj. Vintre kelkfoje ni iras en teatrojn, muzeojn k kinejojn.
Feriano (13 350).
NI K LA MODO
Ekzistas fakte granda nombro da laboristoj, kies sola k plej interna deziro estas povi laŭmode vesti sin, kvazaŭ tio signifus la plenumon de l’ socialismo. K-do Syversen asertis pli senĝene konduti en “bona” vesto ol en “malbona”. Mi ne scias, kiel li diferencigas tiujn du kategoriojn; sed, rigardante la frakon kiel modelvestaĵon, kiel li povas prezenti sin kun tia burĝa vestaĵo en proleta medio, ne timante mokon de ĉiu klera laboristo?
Certe, ĉiu provas vesti sin laŭeble orde k plaĉe, sed ni klaskonsciaj laboristoj ne oferu pene ŝparitajn monerojn por imiti la modajn stultaĵojn de l’ burĝa mondo. Klerigado por proleto estas multe pli grava afero ol la plej moderna vesto. “Fraksocialistoj” neniam faris revolucion nek faros.
K-do S., vi asertas, ke vi tute malakceptas diktatorecon en la modo. Sed kio estas la nuna modo, se ne diktatoreco de kelkaj potencaj ŝtoffabrikistoj dungintaj tielnomatajn filmstelojn aŭ homojn ludantaj rolon en la plej grandburĝa societo, kiuj devas porti la vestojn deklarotajn kiel plej modernajn? Vi ne troviĝas en pli bona situacio ol tiuj homoj en la antikva Romo, kiuj estis sklavoj de sia imperiestro; ankaŭ vi estas sklavo de tiuj modo-diktatoroj. Vi ankaŭ vestas viajn infanetojn ĉiam laŭ plej nova modo.
Ekzistas kelkaj landoj, en kiuj oni enkondukis unuecajn vestaĵojn por la lernej-infanoj pro la simpla kaŭzo, ke unu infano ne opiniu sin pli bona ol alia, kiu estas en la malfeliĉa situacio havi malriĉajn gepatrojn. Infanoj ja rapide konkludas el ekstera aspekto, k la konscio pri ekstera supereco facile mortigas en ili klasan solidaremon.
La tuta temo pri modo, ŝajne bagatela, efektive influas en tre malbona maniero la cerbojn de multaj, speciale junaj laboristoj k eĉ forgesigas ilin pri la granda liberiga celo de l’ proletaro.
17 245, Linz (Aŭstrio).
MALLIBERULO en Litovio petas pri SAT-literaturo (li rajtas ĝin ricevi). Kiu volas, ke ni regule sendu al tiu K-do niajn gazetojn, librojn ktp., tiu sendu helpsumeton al Administrejo de SAT, Leipzig, kun noto: Por Litovia malliberulo.
loka urbeto, k per boato ni preskaŭ ĉiutage vizitas la urbeton. Tie mi bone lernis kompari nian utilon en la socio kun tiu de la ĉiam ripozanta kapitalistaro. Mi ankaŭ vidis la diferencon inter virinaj vestoj ĉi tie portataj k tiuj, kiujn portas mia patrino.
Iun tagon diris la pastro, ke sekvantan vesperon ni per bruligo de raketoj partoprenos honorigon al reĝo Gustavo la V, kiu “honorigas” la banlokon per sia vizito. En tiu vespero ni estis kvin knaboj, kiuj pro “malsano” kuŝis solaj en la tendoj. La aliajn la pastro instruis honori reĝon.
La semajno forpasis, k burĝaj gazetoj laŭdis la ŝatatan junulgvidanton k pastron.
*
Denove en la hejmurbo, la pastro luas por siaj junŝafoj tri ĉambrojn, por ke ni tie kolektiĝu en propra kunvenejo. Kompreneble la burĝoj volonte kunhelpis finance, ĉar estiĝis ja tre subteninda movado. Temis ja nin gardi kontraŭ peko. Peko kompreneble estis opozicio al la kapitalista sistemo.
Do, ni fariĝis spertaj kantistoj de psalmoj k porreĝaj himnoj. Kelkaj el ni jam tiom stultiĝis, ke ili kelkfoje sin anoncis pretaj denove trinki la sangon de sia majstro k sinjoro Jesuo. Mi eble ne povas ĝuste taksi mian propran staton tiutempan, sed mi povas aserti, ke mi neniam sentis emon kanibaliĝi k trinki la sangon de Jesuo.
En iu kunveno la pastro diris, ke ni proksiman someron veturos al la marbordo de Danio. Denova alfluo de novaj anoj! Pripensu, kia avantaĝo tutan semajnon pasigi en eksterlando — k se iu ne povas pagi la etan postulatan partopren-sumon, ne gravas: la pastro lin helpas!
Proksimume 50 junuloj enŝipiĝis en Gotenburgo por veturi trans la maron al Danio. Kiom da ĝojo! La blankvizaĝa k malgrasa juna teksisto k ŝpinisto dum tuta semajno enspiros ne polvon k malfreŝan aeron de malluma fabriko, sed sanigan, puran aeron ĉemarbordan. Ili vidos la vastan maron, ripozos en herbo sub brilo de l’ kara suno!
Karesataj de facilaj ventoj, sub varma sunbrilo, sportantaj k banantaj sin en sala maro pasas rapide lumaj tagoj. Anemiaj junproletoj ricevas sanan vizaĝ-aspekton k vivoĝojo brulas en okuloj de ni malfavorataj de la kapitalisma socio. (Daŭrigota.)
Por nia medito
Se ci estas sklavo, ci ne povas esti amiko. Se ci estas tirano, ci ne povas havi amikojn.
Dum longa tempo sklavo k tirano sin kaŝis en la virino. Tial la virino ne ankoraŭ kapablas je amikeco: ŝi konas nur la amon. Niĉe (Nietzsche).
Virino ne ankoraŭ kapablas amikecon. Sed diru, ho viroj, kiu el vi kapablas amikecon? Niĉe.
Malbenon al via malriĉo k avaro de la animo, ho viroj! Kion vi donas al viaj amikoj, tion mi volas doni eĉ al miaj malamikoj, ne fariĝante pro tio pli malriĉa. Niĉe.
En cia amiko ci devas vidi cian plej bonan malamikon. Estas kiam ci luktas kontraŭ lin, ke ci devas esti plej kara al li. Niĉe.
— paĝo 9 —
230 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Al niaj pasivaj membroj!
Ĉar ne estas eble individue respondi al ĉiuj demandoj ricevitaj de pasivaj membroj k ĉar la respondo estas ĝenerala, do valora por ĉiuj pasivaj anoj de SAT, ni publikigas ĝin en “S-ulo”, petante la aktivajn SAT-anojn konigi tiujn ĉi liniojn en la rondoj k grupoj.
Por fariĝi aktiva membro, ne necesas atendi la 1-an de januaro aŭ alian difinitan daton; oni povas fariĝi tia ĉiutempe, per pago de l’ aktiv-membra kotizo. Al tia membro estas postliverataj la gazetoj aperintaj; se iuj numeroj estas elĉerpitaj, ekvivalento per libroj estas donata; same ni agas, se li ne deziras ĉiujn aperintajn numerojn. Ekz. se iu aliĝis aŭ rekotizis por la jaro 1931 kiel pasiva membro pro monmanko, k en junio ricevas laboron k havas la necesan monon por pagi al SAT la aktivan kotizon, do li povas aranĝi la aferon tiel: ekz. 2,50 mk. li jam pagis por la pasiva membreco, do mankus por la aktiva kotizo ankoraŭ 8 mk. g. por la jaro 1931. Sekve li simple sendas al ni la restsumon k deklaras fariĝi aktiva membro. En ĉi tiu kazo la Administracio registras la koncernan membron kiel aktivan k sendas al li kotizmarkon aktiv-membran, kiun li simple gluu sur la “pasivan kotizmarkon”. La samon li povas fari je ajna dato.
Do estas nenia baro por membroj pasivaj, kiuj intencas fariĝi pli malfrue aktivaj. Ni konsideru, ke la pasivaj membroj, kiuj pagas tiom malaltan kotizon, efektive neniom pagas por la Asocio, ĉar ili ricevas 1. membrolibreton, 2. jarlibron, 3. rabaton al la SAT-libroj k 4. povas uzi la servojn de la Asocio. Aliflanke ni petas konsideri, ke la Asocio bezonas monon, precipe nun, kiam estas artifike retenata nia mono en Sovetio.
Kelkaj SAT-rondoj tre lerte aranĝis la kotizpagon al SAT. La peranto kolektas monate aŭ semajne ioman sumeton por pagigi la SAT-kotizon k kvaronjare li sendas la tutan kolektitan sumon al la Adm. kun detala nomaro de la partopagintoj (per ĉi tiu procedo la K-doj eĉ ŝparas afrankomonon). Tiel al ĉiu estas tre faciligita la pagmaniero (semajne estas 20 fenigoj); krome nur unu faras la laboron, sendi monon k korespondaĵojn.
Administracio de SAT.
Rimarko. Konsiderante la ĉi-jaran grandan “Varbkonkurson” k por ĉiel faciligi al niaj Gek-doj la varbadon de novaj aktivaj membroj dum la kuranta jaro, ni decidis, akcepti novulojn ekde la dato de ilia aliĝo kiel membro-abonantojn, ne postulante postpagon de l’ kompleta jarkotizo. Ni registros ilin kiel aspirantojn je aktiva membreco, kiuj (ĉar ni devas obei al nia Statuto) akiros la voĉdonrajton nur ĉe la sekvonta 1. januaro, kiam ili rekotizos.
Perforti la Statuton por finfari la skismon!
La ŝtel-referendumon de l’ opozicio “rajtas k devas partopreni ĉiu SAT-ano, kies nomo troviĝas en la lasta jarlibro 1929/30 . . .” deklaras senĝene la aranĝintoj de tiu kontraŭstatuta faro. La fakto, ke nomo troviĝas en la Jarlibro 1929/1930, neniel estas sufiĉa pruvo, ke la nomito estis SAT-ano en 1930. Oni ja legas en tiu Jarlibro sur pĝ. 60: “Tiu ĉi adresaro entenas la adresojn de tiuj membroj, kiuj posedas la kotizmarkon por la jaro 1929 aŭ 1930.” Sekve eĉ membroj el jaro 1929, kiuj ne rekotizis por la j. 1930, ricevis la opozician voĉdon-materialon! Pri tio ni havas pruvojn. Aliflanke la novaliĝintoj post la sendo de l’ Jarlibro (en jan. 1930) havas la malavantaĝon (?!) ne povi partopreni la ŝtel-referendumon.
Forlasinte la statutan bazon, la opozicio senhonte daŭrigas sian vojon de l’ perforto k de l’ malhonestaj agoj. Ni ne dubas, ke ĉiu honesta k komprenpova SAT-ano sciu laŭmerite trakti la ricevitan paperaĵon, kiu estas absolute senvalora!
MI VOLAS SCII . . .
Antaŭ la mondmilito la eksiĝo el la eklezio en Germanio estis malfaciligita per ĉikanoj k monkostoj. Tio aliiĝis. Ĉar mi opinias gravega la liberpensulan movadon, interesus al mi aŭtentikaj informoj pri jenaj demandoj:
- Kiaj estas leĝoj k proceduroj tiukoncernaj en pure katolikaj (romanidaj) landoj k ĉe orientlandaj k aliaj konfesoj? (kompreneble krom USSR). 2. Ĉu la liberpensula movado en tiuj landoj (krom faŝiste regataj) estas malhelpata aŭ persekutata de la registaroj? 3. Kion agite entreprenas la liberpensulaj grupoj k asocioj prefere? 4. Ĉu en viaj landoj la agitlaboro sukcesas en kamparaj regionoj?
W. R. (16 652).
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”
XI. Kongreso de SAT en Amsterdam (Nederl.)
2.—7. aŭgusto 1931.
3. Komuniko
Pri pasportoj. Loĝantoj de jenaj landoj ne bezonas nederlandan vizon por envojaĝi Nederlandon: Aŭstrio, Belgio, Bolivio, Britio, Danio, Dominik. Resp., Estonio, Finlando, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio, Luksemburgo, Norvegio, Portugalio.
Al kelkaj. Ni ne presigis afiŝojn, do ne povas sendi.
Subteno. Ni kvitancas la ricevon de jenaj monsumoj kiel subtenon al la Kongreso: De T.V., dol. 0,75; J. D. v. d. E., guld. 1,—; J. S. ŝil. 2,—, I.T.F. (Transportlab. Fed.) guld. 50,—.
1. listo de aliĝintoj
SAT-matr.
- Veenstra, D., Amsterdam (Ned.), 13 610
- Preeker, J., Amsterdam (Ned.), 15 976
- v. Ossenbruggen, D. H., Amsterd., 5 943
- *Bishoff, H., Amsterdam (Ned.), 15 408
- Koth, O., Potsdam (Germ.), 16 174
- *Koth, E., Potsdam (Germ.), 12 943
- Ceeney, H., London (Anglio), 12 979
- Benjamin, J. W. J., Amsterdam (Ned.) 5 288
- Martens, H., Berlin (Germ.), 15 496
- Hoogervorst, H. A., Aalsmeer (Ned.), 5 612
- Köckeritz, P., Dresden (Germ.), 77
- Roelofs, G., Amsterdam (Ned.), 14 941
- v.’t Hof, J., Amsterdam (Ned.), 14 946
- Heck, F., Frankfurt a. M. (G.), 15 709
- Weder, T., Nov-Jorko (Usono), 1 307
- Suk, J., Amsterdam (Ned.), 14 561
- Minke, J. W., Amsterdam (Ned.), 14 942
- Smit, N. B., ‘s Gravenland (Ned.), 10 673
- Wettig, O., Gelnhausen (Germ.), 16 900
- v. d. Ende, J. D., Santpoort (Ned.), 8 814
- Long, D., St. Albans (Anglio), 13 232
- Sulsky, J., Harpenden (Anglio), 4 304
- Duif, A., Amsterdam (Ned.), 16 599
- v. Loen, L. C., Amsterdam (Ned.), 16 273
- de Bruin-Vels, G., Enschede (Ned.), 5 877
- de Bruin, G. P., Enschede (Ned.), 670
- Borg, L., Odense (Danio), 11 534
- v. d. Brand, M., Amsterdam (Ned.), 13 609
- Deiters, F., Kassel (Germ.), 264
- Killmer, E., Elberfeld (Germ.), 8 330
- Osterholm, K., Malmö (Svedio), 4 226
- Moravec, F., G. Ottersleben (G.), 14 624
- Duinker, J. M., den Burg (Ned.), 3 691
- Pelcman, J., Plzen (Ĉeĥosl.), 14 382
- Panovits, S., Soetrich (Francio), 16 226
- Lanti, E., Paris (Francio), 1
- Banmer, L., Paris (Francio), 11
- Polgar, V., Paris (Francio), 13 257
- Bartelmes, N., Paris (Francio), 1 768
- Platiel, H., Leipzig (Germ.), 3 020
- Schneider, W., Sulzgries (Germ.), 5 488
- Lerchner, R., Leipzig (Germ.), 90
- *Lerchner, C., Leipzig (Germ.), 2 465
- Schinkel, R., Leipzig (Germ.), 135
- Michel, P., Leipzig (Germ.), 5 525
- Ples, F., Amsterdam (Ned.), 16 459
- Oele, J. M., den Burg (Ned.), 16 763
- Roggeveen, J., Haarlem (Ned.), 17 304
* Signifas K-dino.
— paĝo 10 —
SENNACIULO 231
Ankoraŭ mensogo refutenda!
En “Isto” n-o 11 sur pĝ. 84 asertas la Amsterdama opoziciulo Dekker, ke “la presservo (t. e. la gazetservo de SAT. — Red.) dum la unuaj jaroj estas eldonita aparte de “S-ulo” kun granda peno, ciklostilita k prilaborita de K-do Besler, mone subtenata de la diversaj kunlaborantoj, kvankam SAT estas fondita unue por priservi la peresp-an laboron”.
La vero estas jena: SAT pagis por la gazetservo al Besler de 28. 12. 26 ĝis 28. 2. 30 la sumon de 1060 mk. germ., do meznombre 3—400 mk. g. jare, kiu sumo estis konsentita al ĝi dum la Leningrada Kongreso (1926). Post la Lajpciga Kongreso la pago plimalgrandiĝis, ĉar la gazetservo de tiam aperis en “S-ulo”.
Jen kontroleblaj k nekontesteblaj nombroj! Sed tion devas ignori la opoziciulo Dekker, ĉar aliel lia skribaĵo ja perdas sian tutan signifon.
Socialista studenta revuo enhavas esperanto-rubrikon
Malmultaj socialistaj studentaj unuiĝoj havas sian propran organon. La flandra havas tian: “Menschen” (Homoj) estas la nomo de la revuo. Sed kiom da eksterlandanoj komprenas la nederlandan lingvon? Malmultaj.
Jam ĉe la apero de l’ revuo, K-do A. Verhulst aperigis esp-lingvan artikolon k petis kunhelpon de ĉiuj socialistaj studentoj-esperantistoj. Tujan sekvon tiu provo ne havis. En januara n-o de ĉi tiu jaro aperis nederlandlingva artikolo pri esp-o. Samtempe oni klopodis, ke esp-rubriko estu en “Menschen”. En feb./marta n-o la rubriko jam estas aperigita, redaktita de K-do I. van Praag. En la alvoko al la studentaro socialista la red. diras interalie: “Ni malfermas niajn paĝojn por la opinioj de niaj eksterlandaj K-doj, precipe por tiuj, kies unuiĝo ne havas propran revuon.”
Ni esperas, ke tiun unuan agon sekvos aliaj. La franca socialista studentaro pritraktos dum sia nuna jarkongreso la demandon pri esp-o. Ankaŭ en ĝia organo “L’Etudiant Socialiste” esp-o post la kongreso havos rajtojn. K-do J. Pŭarando (Poirandeau) laboras por tio.
Gek-doj, kiuj volas, ke esp.-revuo de studentaro socialista tutmonda ekaperu, agu. Klopodu ĉe via nacia unuiĝo, precipe se ĝi sian propran organon ne posedas. Postulu, ke naciaj unuiĝoj okupiĝu pri esp-o, diskutu tion dum la kongresoj. Skribu rekte al la internacia sekretario, K-do O. Fridlender (Friedländer), ke oni ekzamenu la eblon eldoni intern. revuon, ĉe la komenco eĉ nur bultenon malgrandan. Apogu vian agadon sur la ekzemplo de “Menschen” k baldaŭ tiu de l’ “Etudiant Socialiste”. Petu provn-ojn de “Menschen” k alsendu al K-do F. J. Willems, Pollepelstr. 27, Gento (Belgujo) artikolojn pri studenta vivo vialanda. De K-do O. Friedländer, Landshuter Str. 37, Berlin W 30, petu informojn pri eldono de internacia revuo. Per agoj ni sukcesu.
E. M.
NEUZITAJ ESPERANTO-RIĈAĴOJ
Ĉiu malnova esperantisto havas de siaj eksterlandaj amikoj multajn leterojn, kiuj kuŝas senutile en lia tablokesto. Do, inter tiuj leteroj estas multaj tre valoraj por la historio: ekzemple, leteroj skribitaj de militistoj dum lastatempaj militoj, leteroj de partoprenintoj je revolucioj, ribeloj, strikoj ktp. Same ofte estas interesaj la leteroj de ordinaraj homoj dum ordinaraj tempoj: ĉiu pasinta epoko estas siaspece originala. En ĉiu lando ekzistas unu aŭ kelkaj historiaj gazetoj (nacilingvaj), presantaj diversajn memuarojn, taglibrojn, leterojn historie interesajn. En tiaj gazetoj sukcese povas esti presataj serioj da esp-istaj leteroj. Tio povas esti tre utila historia materialo k samtempe bonega propagando por esp-o. Nur uzu la leterojn laŭ permeso de iliaj aŭtoroj aŭ la leterojn de mortintoj, ĉar aliokaze povas esti iufoje malbonaj rezultoj por la skribintoj.
Pitosaj (Sovetio).
TRA LA MOVADO — KRONIKO
Belgio. Antverpeno. Kurso komencata ĉe socialista filatelista grupo. Ĉiusemajne aperas en soc. jurnalo “Volksgazet” esp-rubriko. La 21-an de marto K-do van Praag paroladis antaŭ la mikrofono de Soc. Radio-Asocio Flandra (S.A.R.O.V.) pri esp-o. Gento. Kurso en la “Volkshoogeschool” (Popol-altlernejo) por 15 partopr. En Vooruit”, grava soc. jurnalo, aperis du grandaj artikoloj pri esp-o de jurnalisto d-o Lode Crayebeck. Preskaŭ ĉiusemajne aperas novajoj pri esp-o en tiu jurnalo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Manifesto de la Sennaciistoj. Eldonis: Sennaciista Frakcio el membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda. Nov-Jorko 1931. Form. 12×15 cm; 32 pĝ. Prezo 1,50 fr. aŭ 1 respondkupono; ĉe K-do Avid, lobis, rue J.-B. Baudin, Villejuif (Seine) Francio.
Kun granda intereso, eĉ kun vera plezuro mi legis ĉi tiun manifeston. La legantoj tuj k senpene komprenos la gravan diferencon, kiu ekzistas inter sennaciismo k internaciismo. Unuflanke, dum ke la internaciistoj sin deklaras por la sendependeco de la ŝtatoj, por la aŭtonomio de l’ patrioj, por la konservado de la naciaj kulturoj, lingvoj, moroj k tradicioj, la sennaciistoj kontraŭe prezentas al si la teron kiel unuon, kiel tuton apartenantan al ĉiuj teranoj; ili batalas kontraŭ ĉio nacieca k deklaras laŭte, malkaŝe, ke ili ne volas partopreni en iaajn agitado aŭ batalo por liberigi la naciojn, tial ke la sola batalo profitodona por la proletaro estas la klasbatalo.
Aliflanke, dum ke la internaciistoj konsideras la lingvon internacian nur kiel helpan lingvon, akirindan apud la gepatra lingvo, la sennaciistoj deklaras, ke esp-o estas ilia ĉefa lingvo k ke ili konsideras la naciajn nur kiel helpajn. Ili opinias, ke la definitiva emancipiĝo de l’ proletaro, ke la stariĝo de l’ socialismo estas neebla sen ia lingvo tutmonda. Internaciistoj gvidantoj kontraŭe ne favoras esp-on, tial ke ili sentas, pli malpli konscie, ke ilia influo malfortiĝus, se ĉiuj proletoj povus interrilati senpere tra la tuta mondo.
La sennaciistoj kompreneble tre bone scias, ke ilia vidpunkto estas nuntempe utopia; sed ĉu la socialismo k esperanto mem ankoraŭ nun ne estas utopiaj? Tamen socialistoj k esperantistoj laboras por la disvastiĝo de sia idealo: nuntempa utopio estas fariĝonta la estonta realo. Krom tio, la sennaciistoj tute ne intencas apartiĝi de la internaciistoj; ili ne celas formi fermitan sekton, sed volas nepre resti en intima kontakto kun la klasbatala movado k postulas en SAT nur egalajn rajtojn.
Ĉu oni aprobu aŭ malaprobu la tezon, klare esprimitan en tiu ne ampleksa sed grava verko, neniu prave povus ĝin malhavi.
H. B.
Nia Teatro. “Biblioteko de Sennaciulo” n-o 14. Eldono de SAT, 23, rue Boyer, Paris (20). Eld. Fako Kooperativa, Leipzig O 27, Colmstr. 1. Form. 12×15 cm; 62 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g.
Jen estas bela libreto, interesa k lerte verkita; ĝi enhavas: 1. ian teatraĵon, La Lignovermo, bone aranĝita, kun vigla dialogo, kies morala celo estas laŭdinda: Ŝrajner, la entreprenisto, estas fine devigata altigi la salajron de siaj laboristoj k la spiono Fajfer estas maldungita; 2. ian mallongan dramon, la Versaja (Versailles’a) Kaptito, epizodo de la Pariza Komuno, kie la juna, heroa kaptito, Paŭlo Morel, preferas morti ol perfidi sian idealon; k 3. kelkajn klasbatalajn versaĵojn por deklamo, inter kiuj la lasta, la Almozpetulo, estas profunde kortuŝa.
La stilo estas absolute klasika.
H. B.
SAT estas kolektejo por ĉiuj laboristaj esp-istoj el ĉiuj partitendencoj, kiuj akceptas la principon de la klasbatalo.
— paĝo 11 —
232 SENNACIULO
L. L. Zamenhof. Fundamento de Esperanto. Gramatiko, ekzercaro, universala vortaro kun ĉina traduko de Li Lok. 1-a eld. 106 pĝ. Biblioteko de Kantona Esp. Instituto, n-o 5. 1930. Form. 13×18. Prezo: arĝ. dol. 0,70.
H. Haefker. Jarmiloj pasas. Universala historio en 2 volumoj. Duonlede bindita. 1-a vol.: 9 mk. g. La dua vol. aperos en aprilo 1931. Eld. Heroldo de Esperanto, Brüsseler Str. 94, Köln. 245 pĝ. Form. 15 × 22,5.
Dum multaj jaroj ĉiuj klarvidaj esperantistoj prave plendis pri la neseriozeco de la esperantlingva literaturo, kiu prezentis al la publiko preskaŭ nur mirrakontojn, legendojn, infanaĵojn, bagatelaĵojn k senvalorajn fantaziaĵojn. Grandan laŭdon meritis SAT sekvante tuj dekomence alian vojon k publikigante serion da seriozaj verkoj. Tiun novan tute aprobindan tendencon ŝajnas emaj imiti de kelka tempo aliaj esp. eldonejoj, kiel pruvas la jusa apero de la libro pri la polusa ekspedicio de Andrée k de la prihistoria verko de s-ro Haefker. Tiu ĉi libro estas aplaŭdinda ne nur ĉar ĝi estas serioza, sed ankaŭ ĉar ĝi estas interesa k valora. Oni povus prave titoli ĝin “Pripensoj de libera spirito pri la mondhistorio”. La komentoj de la aŭtoro pri la historiaj faktoj kompreneble ne estas ĉiam nekontesteblaj, ĉar ili neeviteble enhavas multajn nepruveblajn hipotezojn, sed ili estas ĉiam atentindaj k pensinstigaj. Oni povas tamen bedaŭri, ke ofte la abstraktaj k teoriaj rezonoj ne estas sufiĉe precize apogitaj sur difinitaj faktoj k ke kelkfoje la sinsekvo de la ideoj estas malfacile sekvebla. Multaj certe dubos, ĉu la vivo de la prahomoj estis tiel feliĉa, idilia, paradiza k tiel konstante gvidata per raciaj principoj, kiel imagas la aŭtoro, eble inspirata de la fantaziaĵoj de J. J. Rousseau. La ĉapitro, kiu disvolvas la iompostioman naskiĝon k evoluon de la socio k de la ŝtato, nepre bezonas multajn plikompletigojn k klarigojn, kiujn la leganto feliĉe trovos en la kerneca k luma verko de Lanti pri Naciismo. La barbaraj invadoj ne ŝajnas prezentitaj en la ĝusta lumo k la aŭtoro eble iom tro mallonge resumas ilin. Oni ankaŭ dezirus pli detalan k pli sufiĉan klarigon pri la formiĝo k stariĝo de la Eklezio. La evoluo de la arto tia, kia ĝi estas prezentita, estas vere tro hipoteza. Ĝenerale la aŭtoro ŝajnas tute ne koni la verkojn de la negermanaj, precipe de la francaj k italaj, historiistoj. Malgraŭ tiuj kritikoj ni ne devas forgesi, ke la tasko estis tre malfacila k ke la aŭtoro, kuraĝinte entrepreni ĝin, meritas sinceran gratulon. La tuta verko spiras konstantan aspiron al definitiva paco ampleksanta la tutan homaron. La stilo estas ĝenerale bona k gramatike korekta, kvankam ĝi estas kelkfoje iom malklara k la vortoj ne estas ĉiuokaze ĝuste k proprasence uzitaj. Tute malaprobinda estas la tro ofta uzado de la prepozicio JE en okazoj, kie la leganto restas dubanta pri ĝia preciza signifo.
E. G. M.
Ni ankaŭ akceptas ¼jaran abonon!
[BILDO p.11 | 3,61,12,99] Vertikala stampo sur la maldekstra rando: «M lc Paul Gottgetreu, Herrenstr. 12».
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
L’Action Laïque, St. Etienne, apr., El Italio; Volksstimme, Chemn., 12. 2., fabrik. de militiloj en Fr. (328), 4. 3., teroro en Polio (333), bombprotesto en Belg. (334).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Travail, Lyon, 28. 3., Signalen, Stokh., 26. 3., Volksstimme, Chemn., 7 notoj en feb./marto, Le Cri du Peuple, Paris, 2. 4. (longa dokumentuma artik.).
Pri 11-a SAT-Kongr. anoncis:
Volksstimme, Chemnitz, 18. 3.
Peresper. materialon enpresis:
Volksstimme, Chemn., 11. 2. (el soc. esp. gazetservo).
NIA POŜTO
Memorigo. — Pri ricevo, uzo aŭ neuzo de manuskriptoj ni kvitancas ĉi tie nur, se la sendinto speciale esprimas tiun deziron.
9951. — Vian materialon bontaŭgan ni ricevis.
[REKLAMO p.11] Esperantista Tendaro 13 km. de Nice. Vivo sub tendoj. Suno tutan jaron. Plena pensiono en tendo de 4 mk. g. Spec. prezo por karavanoj. Ekskursoj, nekare: Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu al: K-do Yelland, ASPREMONT apud Nice (Francio).
[BILDO p.11 | 37,54,42,62] Desegnaĵo de tendo kun flago.
[REKLAMO p.11] Intersteno — Por ĉiuj lingvoj la samaj signoj. Koresponda skribo (fundamento) RM 1.— Rapida skribo (supera ŝtupo) . . . RM 1.— 3 aldonoj por po 7 naciaj lingvoj po RM 1.— Instituto de Intersteno Friedenstr. 79, Duisburg (Germanio). Haveblaj ankaŭ ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT Colmstrato 1, LEIPZIG O 27.
[BILDO p.11 | 37,50,65,75] Specimeno de stenografio Intersteno: la vortoj «la kato» (esp.), «le jour» (franc.), «the town» (angl.), «die Zeit» (germ.) kaj rusa vorto (rus.), kun samaj stenografiaj signoj.
KORESPONDADO
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Andrej Turĉik, Sabinovska str. 65, Prešov, interŝ. PM, kĉl. Resp. garantiata.
ESTONIO
— 25 kursanoj (gefraŭloj) koresp. kĉl, PI, bfl. Adr.: Esperanto Grupo Alevivalitsus, Antsla.
GERMANIO
Atentu! — Lab. Esp. Grupo aranĝos la 1. 5. ekspozicion. Sendu L, PK, PI, jurn. ktp. Skribu multnombre, ni certe resp. Adr.: K-do Paul Klemm, Hugostr. 54, I, Bottrop/W.
K-do Emil Fehle, Obergasse 9, Frankfurt/M.-Hausen, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, pref. kun Ĉinio, Japanio, Persio k Hindio. — Resp. garantiata.
Atentu! — K-do Reinh. Walter (13 640) nun loĝas: Altwasser Str. 11, Weisstein, Kr. Waldenburg i. Schles. — L, PI, PK, kĉl.
HISPANIO
K-do A. Nadal, strato Pont y Vich, 14, Palma, Baleares, PM, kĉl. Resp. garantiata.
NEDERLANDO
La sekcio “Zaandam — Antaŭen” de la Fed. de Lab. Esp. serĉas koresp-antojn por siaj membroj k kursanoj. Skribu multnombre! — Jan Vis, Zuiddijk 306, Zaandam.
SOVETIO
Por ekspozicio sendu: PI (ne vidaĵojn), infangaz., desegnojn de gelernantoj, lernkajerojn, natursciencajn lernolibrojn k ĉian taŭgan materialon al adr.: K-do Stefan, Aŝhabad, Narkompros, TSSR, Turkmenio.
K-do V. Strumunikov, poŝtkesto, 16, Kohma, Iv.-Vozn. gub., kĉl, pri ĉ. temoj.
POŜTMARKOJ
Mi volas interŝ. PM kĉl. Respondo garantiata. Adr.: Erkki Herkman, L. Papink. 8, C 21, Helsinki (Finlando).
Por gelernantoj de nia kurso k por mi mem longdaŭra koresp-ado estas serĉata. Volonte ni interŝ. PM, PK, PI, il. gaz., fotojn ktp. Skribu — ĉu individue, ĉu kolektive. Ni nepre k senprokraste resp. Adr.: K-do Fritz Hofmann, Stiehlerstrasse 3, Langebrück/Sa. (Germ.).
Korespondadon k letervesperon
La lab. Grupo Ansbach, Bavario, petas vin interrilati kun ni por korespondi. Temoj: Politiko, esp. varbado, religiaj temoj k “La vivo de la laboristoj en aliaj landoj”. Krom tio vi estas petataj sendi ion al ni okaze de nia kursfiniĝo. Rekompence vi ricevos gvidilon pri nia bela urbo. Nepre sendu ion ĝis 1. majo.
Lorenz Dörr, Ansbach, Rabenstein 6
Kiu hispana aŭ franca K-do emus fari kun mi 5-monatan biciklan vojaĝon al Sud- k Okcident-Eŭropo, komencante meze aŭ fine de majo? Eble li estas iomete muzikema k disponas pri iom da mono. — Koncernajn leterojn oni sendu al Ottomar Scholl, Döbeln i. Sa., Staupitzstr. 11, Germanio.
ENHAVO
paĝo
Naciismo k ekonomiaj problemoj en Hindio . . . . . . . 225—26 Raciigo en la angla karb-industrio 226 Raciigo en la konsumado . . . . 226—27 La pamir-ekspedicio en 1928 . . 227 La klasbatalo tra la mondo . . . 228 La pastra leciono . . . . . . . 228—29 Tagoj el mia vivo . . . . . . . 229 Por nia medito . . . . . . . . 229 Tra Esperantio . . . . . . . . 230—32 Korespondado . . . . . . . . . 232
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 342, 23-a de aprilo 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
M 1c Paul Gottgetreu, Herrenstr. 12
April 1931
7-a JARO, N-o 342 — LEIPZIG, 23. / 4. 1931
[BILDO p.1 | 30,4,66,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
LA NACIISMO EN PALESTINO
La juda enmigrado en Palestino komenciĝis depost kelkaj kvindek jaroj antaŭ la milito per la starigo de agrikulturaj kolonioj, kun la financa helpo de la riĉegulo E. Rotŝild. La mahometanaj terposedantoj, kiuj havis sufiĉe malgrandajn profitojn el siaj bienetoj, preferis ilin vendi al la judoj. Depost la fondo de l’ unua kolonio juda en 1870 transiris en la posedon de l’ novaj koloniistoj iom post iom 51 600 hektaroj da grundo.
Precipe depost 1908 en tiu koloniigado distingiĝis la cionista movado kun siaj naciaj renaskiĝ-ideoj k surpremis fine la stampon karakterizan al la tuta juda agado en Palestino. La enmigrantoj estis pli k pli terkulturistoj judaj, kiuj trovis al ili rezervitajn koloni-teritoriojn k anstataŭis tie la indiĝenajn laborulojn. Tiu ŝanĝo donis okazon por la unuaj kunpuŝiĝoj inter la araba k la juda elementoj.
Anglio, pro imperiismaj motivoj, dum la milito interesiĝis speciale pri Palestino k la juda problemo. La proksimo de l’ Sues-kanalo, la gravo de l’ haveno de Haifa kiel ŝipar-apogpunkto, k Mosul-petrola enŝarĝejo estis la difinaj motivoj por Anglio por akiri “mandaton” super Palestino, kiun ĝi sukcesis ekhavi dank’ al la tolerema sinteno de l’ franca imperiismo.
Kaj la naciista movado de l’ judoj, la cionismo, servis nun kiel tre utila kontraŭpezo al la depostuloj de l’ araba naciismo en la manoj de l’ britiaj regantoj. Post la deklaro de Belfur (Balfour) de 2. nov. 1917 efektive la cionista movado faris rapidajn progresojn. En la jaroj 1920—29, pli ol dum la tuta periodo de 1870—1914, pluraj miliardoj da kapitalo estis investataj sub diversaj formoj de ekonomia k socia aktiveco; la juda loĝantaro plialtiĝis, kompare kun 50 mil loĝantoj antaŭmilitaj, je pli ol 100 mil novaj enmigrintoj.
Ĉi tiu “invado” estigis sangajn konfliktojn, kie la religia fanatiko servis nur kiel esprimilo de profunda socia malsano. Jen la bilanco: en februaro 1920 — 9 mortigitoj k 200 vunditoj;
[BILDO p.1 | 33,48,66,64] Foto de urbo vidata de supre: blokoj de novaj domoj kaj stratoj. Unu el la novaj centroj en Palestino: Tel-Aviv.
majo 1921 — 95 mortigitoj k 259 vunditoj; aŭgusto 1929 — 299 mortigitoj k 521 vunditoj.
Sed en la jaro 1929 Britio ne plu daŭrigas sian politikon de 1917, kiam ĝi ĉiuokaze utiligis la naciistan movadon judan por siaj imperiismaj celoj: nun ĝi ludas duoblan rolon, ĉar la vekiĝo de l’ araba nacimovado antaŭmetas novajn problemojn al ĝi. Ne nur tie, ankaŭ en Persio, Egiptio k en Hindio la angloj devas kalkuli kun la mahometanaj elementoj (en Hindio, por kontraŭstari la hinduanan nacimovadon).
Sekve, Britio atentas nun pri la aspiroj de l’ araboj krei propran ŝtaton; tio kompreneble ne plaĉas al la cionistaj ĉefoj, kiuj protestis kontraŭ la konkludoj en la “Blanka Libro”, kiun publikigis en oktobro 1930 la angla registaro. Oni devas konstati, ke la gvidantoj de l’ cionista movado tute ne havas klarvidon pri la imperiisma politiko de l’ grandaj potencoj; ili konsideras malvastspirite la judan problemon kiel unu el la ĉefaj problemoj de l’ homaro k ĝian solvon kiel taskon speciale truditan al la historio. Ekzistas, apud tiu naciista elemento, en la cionismo ankaŭ la spirito mesieca, kiu iel ligas la saviĝon de l’ tuta homaro kun tiu de l’ juda popolo. Sed en la kadro de l’ nunepokaj konfliktoj imperiismaj k sociaj la juda problemo forviŝiĝas ne nur kiel elstaranta problemo, sed eĉ ĉesas esti sendependa historia faktoro.
La okazintaĵoj el aŭgusto 1929, kiuj formis la objekton por la raporto Simpson pri enmigrado k koloniigado k por parlamenta enketo, atentigis krude k laŭte pri la sorto de l’ terkulturaj laboristoj arabaj, kiujn senlaborigis la judaj enmigrintoj. Resumon pri la nomita raporto donis la “Revuo Internacia de l’ Laboro” (febr. 1931), kiu skribas interalie: “La meza nuntempa amplekso de l’ arab-kamparanaj farmoj estas malsufiĉa por certigi al ili iomete decan vivnivelon . . . La araba terkulturisto hodiaŭ troviĝas en malespera situacio.” Kaj ĝi konstatas, ke pro la senlaboreco de l’ indiĝena proletaro la vivnivelo de l’ laborula loĝantaro malaltiĝis konsiderinde. Laŭ araba jurnalo, kiu parolis pri vendo de infanoj je la prezo de 50 k eĉ 25 funtoj sterlingaj, la sklavkomerco en Palestino ŝajnas enkondukiĝi kiel sekvo de la kamparana mizero.
La komunistoj konkludas pri la situacio jene: “La batalo kontraŭ la cionismo fariĝas la bazo de l’ agrara revolucio en Palestino”. La socialistoj rekomendas la kunlaboradon inter judaj k arabaj laboristoj. Sed — la sindi-
— paĝo 2 —
234 SENNACIULO
kata federacio de l’ judaj laboristoj daŭrigas en Palestino politikon klare naciisman; k tio estas riproĉita en la raporto Simpson per jenaj rimarkoj: “Se la ĝenerala Konfederacio de Laboro juda ne forlasas la politikon, kiun ĝi sekvas, malhelpante la dungon al araboj en la terkulturaj kolonioj k en la entreprenoj judaj ĉiuspecaj, nenia pliboniĝo povas esti atendata per pliampleksiĝo de l’ juda agado.”
La nacia ekskluzivismo de l’ cionismo k ĝiaj unuflankaj postuloj konsistigas baron al ĉiu akceptebla solvo de l’ palestina problemo. Certe, tiom longe kiom ne ekzistos sindikatoj unuecaj, en kiuj estas egalrajtaj araboj k judoj, la laboristaro en Palestino ne povas esperi pri venkaj elpaŝoj sur la vojo al socialismo.
Laŭ div. fontoj kompilita de Noa.
EL GERMANIO
“Ĉiu germano havas la rajton, libere diri sian opinion¹”
La ekonomia atako kontraŭ la germana laboristaro sukcesis. La ekonomiaj rajtoj de l’ laboristoj ekzistas nur tiom, kiom ili estas necesaj por malhelpi ribelojn aŭ revolucion. Nun la kultura atako komenciĝas.
Jam antaŭ unu jaro, la regna ministro Severing leĝigis la “Protekta leĝo por la respubliko”. Per ties kaŭĉukaj paragrafoj la juĝistaro havas la eblon, puni ĉiun kontraŭŝtatan agadon. Laŭvorte ĝi estas direktita kontraŭ la naciistaj kontraŭuloj de l’ respubliko; fakte, ĝi estis k estas uzata precipe ĉe laboristoj. Estis kondamnitaj eĉ kompostisto pro komposto de revolucia artikolo, eĉ librotenisto pro vendado de komunistaj libroj vendeblaj en ĉiu burĝa librotenejo. — Por liberpensuloj ekzistis k ekzistas la § 166, laŭ kiu estis kondamnitaj homoj pro nura gluado de liberpensulaj afiŝoj. Sed, laŭŝajne, eĉ tio ne sufiĉas.
La 5-an de marto, la posteulo de Severing, Virt (Wirth), donis la signon por la kultura atako per parlamenta parolado: Li plendis pro la netoleremo de l’ liberpensuloj, kiuj finis siajn (nur malofte permesatajn) radio-paroladojn per la invito eksiĝi el eklezio. Tiam li atakis la komunistan gazetaron k la “sen-diajn vesperojn”, la krudaĵojn ktp. Tiuj montrus, ke ne sufiĉus la estantaj leĝoj. “Ni intervenos tre energie kontraŭ tia fikulturo.”
Estante nun prusa ministro, Severing tuj aŭdis ĉi tiun alarm-krion; la 11-an de marto li parolis pri la sama temo. Li ja konsentis al liberpensuloj la rajton je libera opini-esprimo, sed limigis ĉi tiun, ke ili ne ofendu la senton de ne-samopiniantoj. (Kiam do agado de l’ liberpensuloj ne ofendas la sentojn de l’ eklezianoj? Ĉi tiuj eĉ ne riskas defendi siajn instituciojn en publikaj kunvenoj, ĉar la faktoj elmontrus ilin mensogintoj). Li, Severing, mem laŭdire iniciatis konferencon de l’ landaj ministroj por malhelpo de l’ liberpensula agitado k eble por nova escepta leĝo. — Tiu kunveno okazis.
Jam la 14-an de marto la polica prezidanto de Berlino, malpermesis kulturan ekspozicion liberpensulan en Berlino. Poste la “centrejo por proletaj gramofonaj diskoj” estis traserĉata k diskoj estis konfiskataj.
La 28-an de marto, la regna prezidanto donis dekreton “Por malhelpi politikajn ekscesojn”. Laŭ tiu dekreto la polico povas malpermesi ĉiun kunvenon, ĉiun manifestacion, ĉiun flugfolion, ĉiun gazeton, “se oni povas supozi, ke estos instigata al malobeo kontraŭ leĝoj, aŭ, ke estos ofendataj institucioj de l’ ŝtato aŭ la eklezioj”. Procesioj kompreneble estas permesataj, ĉar liberpensuloj ja ne havas senton, kiu estas ofendebla.
Tion klare elparolas Span (Spahn), montrante same la celon de l’ kultura atako: Li postulas forigon de samrajteco por eklezianoj k liberpensuloj. La eblo por tio ankoraŭ ekzistas en la dekreto. Sed, ĉi tiu eblo estas nur provizora cedo al la socialdemokratoj. Nun la atako celas precipe trafi la komunistojn, utiligante la bedaŭrindan dissplitiĝon inter la liberpensuloj; poste, tiu escept-leĝo certe estos aplikata ankaŭ kontraŭ la nekomunistaj liberpensuloj.
La signifon de tiu atako trafe esprimas la “Antaŭen”, la ĉefa organo de l’ Socialdemokrata Partio, per karikaturo celanta la faŝistojn, kiu tamen validas por ni revoluciuloj tiom pli: Princo k faŝisto fuĝante antaŭ monstra polica bastonego kun la subskribo: “Nur tiel kelkaj homoj lernas kompreni, kio estas demokratio!” 16 900.
¹ El la Konstitucio de la Germana Regno.
“EN LA OKCIDENTO NENIO NOVA”
Mi vidis la filmon en Venlo (Holando). Malgraŭ ke estis sep el dek vizitintoj, kiuj asertis, ke ĝi estas senvalora, mi oferis mian guldenon. Tamen mi ne intencas pritrakti ĉi tie, ĉu la filmo sukcesis aŭ ne. Mi nun deziras rakonti ion alian, ion pri . . . iu patrino, kiu sidis antaŭ mi, malgranda, delikata virino kun sulka vizaĝo k neĝblankaj haroj, germanino.
Mi ŝovis min iom pli profunde en mian apogseĝon k havis la senton, kvazaŭ mi profundiĝus en miajn pensojn, kiuj formis bildon pri tiu virineto, tiu germanino, kiu estas patrino k nun venis por vidi la filmon “En la Okcidento nenio nova”.
Ŝi sidis tie tute senmove, la maljunulaj manoj sur la genuoj. Ŝi rigardis al la blanka ekrano k vidis la forirantajn junajn soldatojn. Mi pensis, ke ŝi ankaŭ havis filon, kiu kuniris, tre juna infan-viro. Ŝi ne ploris, kiam li iris, sed ŝi postrigardis lin, ĝis ŝi nenion plu vidis de li. Pli maljunan kamaradon ŝi petegis varti k gardi lin.
“Mia knabo, ĉu vi estos tre singarda?”
“Jes, panjo.”
Li foriris ĝojege! kiel multaj aliaj.
Kion li travivis ĉe la fronto, ŝi ne scias, ĉar kiam li venis havante forpermeson, li ne deziris rakonti ion. “Ni fartas bone, panjo . . . Ni . . . ni havas sufiĉe da manĝaĵo k . . . ne estas tiel terure.”
Ĉu ŝi kredis lin? Ne, kompreneble ne. Patrino ne tiel facile trankviliĝas.
Nun, sur la blanka tuko ŝi vidas, kion li travivis. Kuŝas stranga brilo sur ŝia sulka vizaĝo. Ŝiaj manoj moviĝas nerve. Subite ŝi kaptas time la brakon de l’ knabino apud ŝi k diras: “Aĥ Got!” (Ho Dio!)
Sonas kiel ekĝemo.
La knabino, ŝia filino, kliniĝas al ŝi. Estas flustrado de vortoj en la silento de la salono. “Ne ploru, patrino!”
Tiam ŝi sidas denove neparolante k rigardas. Sed unu el siaj manoj ŝi estas metinta sur la lokon de sia koro. Stranga emocio kaptas min. Mi intencas ne plu rigardi al tiu virino, tiu patrino, kiu nun denove . . . (por la kioma fojo?) suferas dolorojn pro la sorto de sia filo, kiu jam antaŭ jaroj batalis sian batalon. Kie? Kial? . . .
Miaj pensoj pluen iras, k mi vidas okazi, ke kuglo trafas lin, rekte en la koron; aŭ —, ĉu eble estus pli terure, k ĉu li devus suferi horojn de terurega soleco, antaŭ ol la morto etendis la kompatajn manojn al li? Kiel okazis tio? . . . Silentu! — Mi scias. La morto fine venis, sed dum la lasta momento li havis vizion. Li vidis maljunan, karan vizaĝon, kliniĝantan al li, k li aŭdis maljunulinan dolĉan voĉon, kiu sonas kiel kareso: “Mia knabo!”
La kapo, tiu turmentita kapo flanken falis. Liaj okuloj rompiĝis. Sed lia buŝo montris rideton. Kaj tiam? . . . Kaj tiam?
Tiam en tago, kiam la ĉielo ploris k la nuboj malaltaj k malĝojaj pendis super la senbrua strato, kie ŝi loĝas,
— paĝo 3 —
SENNACIULO 235
tiam la patrino ricevis leteron: “Ĉu de li? Dio, ne, de lia amiko!” En ĝi oni povis legi, per malfacile elektitaj vortoj, ke ŝia knabo mortis kiel heroo . . Kiel? Kie? Tion ŝi ne legis. Kaj tion ŝi neniam povis ekscii, ĉar ankaŭ la kamarado neniam revidis sian hejmon.
La salono estas sufoke varma. Seriozaj, rigidaj vizaĝoj rigardas al la tuko. La patrino sidas rekte. Ŝia pala vizaĝo estas akre konturita en la ruĝa lumo de la filma militfajro. Ŝiaj manoj kuŝas senmove sur la apogiloj, k kelkfoje mi vidas ŝin fari per ŝia naztuko mallertajn gestojn. Mi nun scias: ŝi ploras. La filino metis sian brakon en tiun de sia patrino: “Ne plori, patrino, “ŝi flustras denove. “Ne plori.” Sed ŝia propra voĉo sonas tiel strange, plena je larmoj.
Ĉe la fino, kiam la ĉefheroo el la libro de Remark riskas iom tro sin klini ekster la tranĉeon por kapti papilion k kiam ĉe la malamika fronto soldato direktas sian pafilon kontraŭ li, la patrino eksaltas subite k faras per siaj manoj defendan geston. “Ne! Ne!” Kvazaŭ ŝi volus malebligi tion. La homoj rigardas . . . La virino kun la blankaj haroj k la dipatrina vizaĝo sidiĝas konfuzite. Kaj tiam la lumo ekheligas la salonon k la homoj formiĝas al la elirejo.
Mi atendas. La du virinoj antaŭ mi same. Kiu nun el ili komencos ekparoli k kion ŝi diros? Restas silento.
Sed kiam la filino helpas al la patrino surmeti mantelon, tiam ĉi lasta diras: “Se mi nur scius, kiel li mortis!” La knabino nur mordas siajn lipojn k ne respondas. Senbrue ambaŭ paŝetas al la elirejo. Kiel unu el la lastaj mi sekvas. Mi frostotremas, kvazaŭ mi sentus malvarmon . . . k kiam mi preteriras la reklamafiŝon por tiu filmo, kun la serioza melankoli-plena soldata kapo, lumigita per la ruĝa lumo de la militfajro, tiam mi ŝovas alten la kolumon de mia mantelo.
Iras multaj homoj tra la stratoj, sed ili estas eksterordinare seriozaj. La virinon, kun la blankaj haroj, kiu ne sciis, kiel ŝia filo mortis, mi ne plu vidas. Kaj nun mi scias duoble bone: la soldatoj suferis k batalis dum la milito, sed la patrinoj k la edzinoj pagas ĝin per siaj larmoj. Mi pensis
[BILDO p.3 | 37,21,63,46] Desegnaĵo: soldato kun kasko klinita super vundita kamarado, kiun li tenas en siaj brakoj, inter folioj kaj branĉoj. Ni devas savi lin.
pri mia fileto . . . Li nun estas kvarjara k tiel aminda . . . same tiel aminda kiel via fileto, patrino . . .
Se iam post dudek jaroj okazus nova milito? Eble . . . mi ricevos iun tagon ankaŭ leteron, diranta, ke mia filo mortis kiel heroo. Sed mia koro demandas, ĉiam demandos: Kaj tiam?
Kortuŝite mi metas miajn manojn kontraŭ la vizaĝo k havas penon ne ekkrii: “Patrinoj, ni ĉiutage penu por la mondpaco! La milito estas la plej granda abomenaĵo.” A. E. (15 700).
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Studentaj konfliktoj en Japanio
Lastjare la strikintaj studentoj de l’ altgradaj lernejoj k de l’ universitatoj starigis jenajn postulojn: 30% da rabato de lerneja pago; rajto por memdecidi en ĉiuj studentaj aferoj; libero de parolo, kunsido, sociscienca esplorado k organizado; plikompletigo de lernejaj ekipoj; likvido de sport-grupoj troviĝantaj sub la monopolo de malmultaj; kontraŭstaro al polica interveno en lernej-aferoj; kontraŭstaro al aresto k forpelo de progresemaj studentoj. En la ŝtataj lernejoj la subpremado al la studenta agado estas kompreneble severa. Ekzemple, kiam ĉe la tria (ŝtata) kolegio en Kioto strikis 434 studentoj por memdecidrajto de la lernej-pensionanoj (en julio 1930), 41 studentoj el la partoprenintoj estis forpelataj el la lernejo, tute aŭ dumtempe, k ĉiuj ceteraj ricevis severajn riproĉojn.
En la privat-lernejoj la subpremo ne estas pli milda. En la Uaseda-universitato, okaze de maldekstrula striko, la estraro proponis, ke oni havigu al la profesoroj polican rajton en la universitatoj kontraŭ ruĝa agado k ideologio de l’ studentoj. La aliaj universitatoj ne aprobis la proponon, sed konsentis unuanime, ke la estraroj restu en intima rilato kun la ŝtata polico. Dum la du unuaj monatoj de ĉi tiu jaro okazis en pli ol 7 el la privataj universitatoj k ŝtataj kolegioj studentaj konfliktoj, plejparte karakterizitaj per proleta tendenco.
La karaktero de l’ naci-lernejo en Japanio
La Imperia Societo de l’ Instruistoj (privata organizo), unu el la plej influhavaj centroj reakciaj en la instruista sfero japania, proponis fine de l’ lasta jaro fondi naci-lernejon kiel unuiĝon de profesi-kvalifikiga lernejo k junular-disciplinejo, kiuj ambaŭ estas nedevigaj, funkcias nokte k uzas la klasojn de l’ elementaj lernejoj. La profesi-kvalifikigaj lernejoj estas direktataj de l’ Edukada ministerio, la junular-disciplinejo de l’ Milita ministerio, kiu lernigas al la junuloj militistajn idearon k teknikon ĝis ilia rekruta aĝo. La lernejoj de l’ unua speco enregistris en 1929 181 907 lernantojn (17 796 instruistojn), la lastaj havis (en 1928) 843 702 partoprenantojn (88 640 gvidantojn).
La allogilo al la junular-disciplinejoj estas la kondiĉo, ke oni forprenas 6 monatojn el la kazerna periodo al tiuj, kiuj ĉeestis la disciplinejon 400 horojn dum la daŭro de 4 jaroj. Tamen la ĉeestantara pocento ne kontentigas la estrarojn. La propono unuigi tiujn du specojn de organizoj estas tial tre alloga por ambaŭ ministerioj en la nunaj cirkonstancoj. Oni ne scias ankoraŭ, ĉu la propono, kiu signifas grandan elpaŝon por reakcia edukado, estos akceptata aŭ ne. Ĉiuokaze la fakto, ke oni faras tian proponon, antaŭsignas okulfrape la vojon prenotan de l’ reganta klaso por militismigi la tutan edukadan reton.
Laŭ Proleta Pedag. Revuo, Tokio, n-o 5.
Terura faŝista krimo (Italio)
La faŝistoj plenumis en Busnago, malgranda kampara distrikto proksime de Milano, teruran krimon karakterizatan per malkuraĝaĉo k kruelego. Ekzistas tie en iama tempo tre prosperinta konsumkooperativo, kiun ekkaptis la faŝistoj. Sed en la administra konsilantaro restis ankoraŭ du laboristoj apartenantaj al la malnova socialista administracio. Ĉi tiuj provis kontraŭstari al la malŝparego de l’ mono de la kooperativanoj fare de la faŝistaj gvidantoj. Ĉe la lastaj konsilantar-elektoj la faŝistoj ĉiurimede provis malhelpi la elekton de tiuj du laboristoj prezentante nur faŝistan liston. Sed ĉiuj membroj de la kooperativo voĉdonis tiam per blankaj voĉdoniloj. Bandoj da nigraĉemizuloj nun alvenis el du najbaraj regionoj en Busnagon, trakuris minackriante la stratojn, frapis ĉiujn loĝantojn, kiuj ne povis ĝustatempe rifuĝi k finfine elserĉis la du konsilantaranojn Ripamonti k Veneziano. Ambaŭ eltrovitaj
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA NOVA EPOKO” ★
— paĝo 4 —
236 SENNACIULO
en siaj loĝejoj, estas fimortigitaj per ponardoj sub la okuloj de l’ familianoj. Evidente la krimo estas organizita k plenumita kun scio k helpo de la estraroj. Laŭ “Italia”.
Laborista Filmsocieto en Britio
Esperiga flanko de la laborista kultur-movado montriĝas en nia speciala “Laborista Filmsocieto” (Workers Film Society). Ĉi tiu societo prezentas unufoje monate bonajn eksterlandajn filmojn, k la teatro, kiun ĝi luas por tiu celo, estas dufoje en la vespero plenplena. Ni vidis tie germanajn k sovetiajn filmojn laborist-tendencajn, kiujn la filmcenzuro certe ne akceptus por montrado al la ĝenerala publiko. (3398)
Fremda mizero — ridinda afero
Lastan jaron en monato majo la franca P. T. T.-istaro (mezaj k malsuperaj oficistoj), eksciis, ke la tiama faŝismema registaro rifuzis plenumi sian promeson niveli laŭ la monvaluto la salajrojn, kiel jam farite por la superaj oficistoj. Tiu ekscio eknaskis ĝeneralan indignon. Okazis protestkunvenoj k fine duhora striketo. La rebato de la registaro estis tuja. Preskaŭ 100 geoficistoj estis eksigitaj k gravaj minacoj pendis super multaj aliaj. Tamen la energia agado de la P. T. T.-istaro ne estis vana; oni parte kontentigis ilin.
En mia ejo unuanime la dejorantoj obeis la strikordonon. Dum du horoj ni rifuzis labori. Tiam la tuta gazetaro, krom la laborista, unuvoĉe atakis k insultis la strikintojn. Tiom pli bone, mi pensis, tio ja estas bona propagando por la solaj gazetoj, kiuj nin defendas. Tion miaj kolegoj ne povos forgesi, k certe de nun tiuj ĉi gazetoj estos ilia preferata ĉiutaga legaĵo. Sed, ho ve! Granda estis poste mia ekmiro, kiam mi konstatis, ke apenaŭ ses aŭ sep el miaj kolegoj (el proksimume 60) regule legas la gazetojn, kiuj defendis nin. Aliaj eble jam forgesis, ke lastjare ili estis klasbatalantoj. Nun ili ja ricevas sufiĉe bonan salajron, k kiel ŝtatoficistoj ili ne timas senlaborecon. Cetere iu diris al mi, ke senlaboreco estas nur agiteca vorto de politikuloj, k ke fakte la senlaboruloj estas nur mallaboremuloj, ĉar intence ili ne volas trovi laboron (!). Stranga spiritostato! Kaj malfeliĉe tiaj blindaj stultuloj estas multaj en la laboristaj vicoj. Nur egoismo regas en ilia menso. Sed bedaŭrinde, la krizo ne estas finita, k ties konsekvencojn ja povus ankaŭ suferi la nunaj egoistoj. Tio ĉi ja estus dezirinda, por ke tiel ili lernu iom da solidaro al siaj samklasanoj. A. (5479).
VARBKONKURSO al “S-ulo”
Unuaj rezultoj
¼-jarajn abonojn varbis: K-do Lisauskas, Carfin (Skotl.) — 5, K-do Ackermann H., Merkstein — 3, K-do Ruus, Tallinn — 2, K-do Hölzgen, Köln — 1, K-do Martin Ch., Chênée (Belg.) — 1, K-do Pelcman, Plzen, varbis tutjaran membroabonanton.
Pri la aktiveco de l’ religiuloj en Sovetio
Ĉi tiu artikolo prezentas la respondon de sovetiano al enketa demando farita de okcident-eŭropaj SAT-anoj. La konstatoj k nombroj cititaj datiĝas el la jaro 1929. Intertempe, kiel oni scias, eĉ kreskis la ateista propagando k plimultiĝis la likvido de religiaj institucioj en USSR. Tamen la respondo gardas sian valoron. Red.
Ĉu estas vero, ke en Sovetio kreskas la nombro el kreduloj? — Tute ne! Vane kelkiuj parolas pri la “kreskado de religiaj sektoj kaj organizoj“. La lastan fakton mi ne deziras nei; sed oni devas rememori, ke la plimultiĝo de religiaj organizoj komenciĝis post la revolucio, t. e. ĝuste tiam, kiam la nombro el kreduloj komencis katastrofe fali. La sama procezo daŭras nun: ni rigardu la ateistan gazetaron, kaj ni vidos en ĉiu numero deklarojn de ekskreduloj ateistiĝintaj. Ofte tiajn deklarojn faras eĉ pastroj. Preskaŭ ĉiutage tie aŭ alie estas fermataj temploj, moskeoj, sinagogoj, kaj tiuj faktoj estas tre gravaj, ĉar laŭ sovetiaj leĝoj preĝejoj povas esti konfiskataj nur laŭ deziroj de l’ loĝantaro protokolitaj.
La nombro de l’ registritaj ateistoj konstante kreskas. Certe ekzistas aktiva kristana junul-organizo en Sovetio kaj ankaŭ okazis faktoj, kiel tia ke en iu lernejo la portreto de Lenin estis forŝirata de la muro. Sed kion signifas tio, se samtempe laŭ postuloj de l’ loĝantaro estis konfiskataj kelkaj temploj por kluboj kaj lernejoj?
Mi ne okupis min tre detale pri la evoluo de l’ eklezio en Sovetio, tamen mi povas prezenti kelkajn interesajn ciferojn pri la forto de l’ ekleziaj organizoj en Sovetio. La plej populara eldon-
LA PASTRA LECIONO
V. Ekström (12 439)
(Fino. Vd. antaŭan n-on.)
Denove ni troviĝas en ĉiutaga laboro; fabrikoj nin englutis. Somertagoj ĉe l’ dania marbordo restis belmemoro nur k krakantaj maŝinoj estas nun niaj plej proksimaj mastroj. En vespero, fininte nian laboron, ni kelkfoje renkontiĝas en la ĉambroj de la pastra junular-asocio. Tie ni muzikas, ŝakludas, sed — inter ni enŝteliĝas nekontento pri la asoci-sistemo. Laŭŝajne tio estis signo de ĉe kelkaj el ni vekiĝanta racio. Kelkaj opozicias al la ĝisnuna potenco de l’ pastro, ĉar ili rimarkis, ke ĉiuj aferoj solviĝis nur liadezire.
Venis la tago, kiam la pastro komprenis, ke ne ĉiuj el liaj adeptoj estas obeemaj ŝafidoj, k li timis, ke ĉe lia sino estas kelkaj lupoj. Por solvi la aferon estis decidite aranĝi diskutvesperon, en kiu la ĉeftemo estu: “Kia devas esti bona kamaradeco”. En tiu kunveno partoprenis tri pastroj k unu diakono; krome ni estis proksimume kvardek junuloj.
Mi ankaŭ devas mencii, ke ni opoziciuloj antaŭpreparis nian atakon k miaj plej intimaj amikoj petis min esti parolatakanto kontraŭ la pastroj. Al tio mi konsentis kondiĉe, ke ili min subtenu, ĉar mi havis ian antaŭsenton, ke ili tro respektas la pastron.
Do la ĉefpastro enkondukis per duonhora parolado la diskutadon. Poste mi parolpetis k kritikis la tutan asocion dirante, ke ne estas ĝusta loko por junlaboristo esti ĉe pastroj, ĉar ili ne volas, ke ni libere pensu; krome ne estas kamaradaj ĉiuj membroj, ĉar mi rimarkis la diferencon inter ni filoj de laboristoj k tiuj en la movado partoprenantaj kelkaj filoj de etburĝoj.
Mi ricevis fortan respondon de l’ sur la prezidanta loko sidanta pastro, sed mi denove ilin atakis pli k pli akre. Subite unu el miaj kamaradoj stariĝis por min helpi, sed tuj la pastro admonis lin forlasi la kunvenejon, k tion li faris pro timo al sia religiema patrino, ĉar se li ne estus obeinta la pastron, ĉi tiu al la patrino denuncus mian kamaradon.
Ree mi ekparolis dirante, ke min ili ne povas silentigi per simila minaco, tial ke mia patrino ne, kiel la patrino de mia foririnta kamarado, anas al la pastra kunvenrondo. Pro tiu mia diro ekkoleris la pastro k diris: “Ĉiuj el vi, miaj amikoj, kiuj apogas la dirojn de Ekström, stariĝu por ke mi vin konu.” Mi stariĝis tute trankvile k ne sen ia fiero, sed — sur la pastra vizaĝo aperis mokrido k — mi neniam forgesos tiun momenton . . . Min kaptis ia maltrankvilo. Mia sidloko estis sur unu el la plej antaŭaj benkoj, tial mi devis min turni por vidi la kaŭzon de la ĝojo k mokridoj de la pastroj, k mi ekvidis — ke ĉiuj miaj kamaradoj sidis! Mi estis tute venkita k humiligita, k kolere mi forlasis la kunvenon kun firma decido neniam plu havi ion komunan kun pastro.
Tio okazis kelkajn tagojn antaŭ kristnasko, k mi kredis la aferon solvita; sed la tagon antaŭ kristnasko mi
— paĝo 5 —
aĵo eklezia “Ortodoksa Kalendaro”, disvastigita antaŭ la revolucio en centmiloj da ekzempleroj, nun estas eldonata en 20 mil ekz. “Vestnik svjaŝĉennogo sinoda pravoslavnijh cerkvej v SSSR” (Organo de unu el la plej gravaj sovetiaj eklezioj) aperas en kvanto da 3 mil ekzempleroj. Ambaŭ eldonoj estas l e ĝ e p e r m e s i t a j.
La fakto, ke je dispono de l’ eklezi-uloj estas 50 mil temploj, tute ne pruvas, ke la religieco de l’ loĝantaro pliintensiĝis. Mi jam diris, ke la nombro da temploj ĉiutage malkreskas, kaj simpla aritmetika kalkulo rezultigas, ke fermante ĉiujare eĉ mil templojn, oni bezonas por la plena neniigo 50 jarojn. Sekve estus mirinde, se post 12 jaroj de proleta revolucio ne restus en Sovetio ankoraŭ tiom da preĝejoj.
Por esti tute objektiva, mi konstatu, ke kelkaj sektoj kreskas laŭ nombro da adeptoj. Sed la adeptaro estas varbata el aliaj sektoj, t. e. el inter aliaj kreduloj, kaj tial la fakto neniel helpas al la ĝenerala kresko de l’ kredularo. Vere la kontraŭreligia propagando de la junkomunistaj organizoj kaj de la sovetaj liberpensuloj, t. n. “sendiuloj”, multe ŝanĝiĝis rilate al la metodoj aplikataj. La rimedoj uzitaj antaŭ kelkaj jaroj montriĝis netaŭgaj, ĉar ili naŭzis la kredulojn kaj tial havis malan efikon. La ateistoj serĉis sekve aliajn rimedojn por sia influado kaj varbado al la ateismo. La fakto, ke la sovetia gazetaro pliintensigas la ateistan propagandon, pruvas, ke oni serioze volas elradikigi la religian malbonon. Certe ankaŭ la kreduloj pliaktiviĝis, sed tia ilia aktiviĝo ne signifas, ke ilia stato nuntempa estas pli favora. Se komencas furiozi izolita frenezulo, oni metas sur lin “kvietigan bluzon”. Sed lia soleca “aktiviĝo” tute ne signifas, ke li dispartiĝis je k e l k a j frenezuloj; la fakto de tia aktiviĝo ofte vidigas plimalboniĝon de lia mensostato. Analogian staton vidigas la aktiviĝo de l’ kredul-gvidantoj. Kaj same analogie la sovetiaj sendiuloj pliaktivigas sian flegadon!…
N. S. P a r g a ĉ e v s k i j, Nahtahe.
SCIENCO K TEKNIKO
Senmikrobigo de l’ akvoj per metaloj
Laŭ konstato de du scienculoj francaj iu ajn akvo, kiu tamen entenas malpli ol 0 gr. 20 da marsalo, seniĝas de siaj malsanigaj ĝermoj, se ĝi iras dum kelkaj minutoj tra sablo metalumita per arĝento. Por sekurigi, sufiĉas ĝin restigi kelkan tempon en rezervujo, filtri ĝin rapide tra ordinara sablo, por ke ĝi eliru elpurigita, sen gusto nek odoro, k senigita de l’ mikrob-mortigaj substancoj, kiujn ĝi entenis forlasante la arĝentumitan sablon.
Tio pruvas nekontesteble la potencan agon mikrob-mortigan de l’ metaloj, kio depost kelka tempo estas objekto de seriozaj esploroj.
La akumulatoroj nesulfatigeblaj
La akumulatoroj, kiuj estas la sola rimedo por amasigi provizon da elektro, prezentas du gravajn mankojn: 1. ili estas pezaj k malhelpaj; 2. ili sulfatiĝas facile k postulas daŭrajn prizorgojn. Nun la franca Akademio de Sciencoj sciiĝis pri procedo permesanta realigi akumulatorojn nesulfatigeblajn. La originala ideo konsistas en tio ŝirmi la negativan platon kontraŭ la oksidiĝo per hidrogena kloŝo.
Se oni sukcesus nun malpliigi atentinde la pezon de l’ akumulatoroj, oni vidus la elektran aŭtomobilon baldaŭ fari neeltenebla la vivon al la esencon konsumantaj aŭtomobiloj.
La dinamiko de l’ variemaj masoj
Unu el la problemoj, kiuj plej multe okupadis la fizikistojn k astronomojn, estas tiu pri la varmo elradiata de l’ steloj k de la suno. Tiel la suno, kiu, laŭ diversflankaj konstatoj, ekzistas depost almenaŭ du miliardoj da jaroj, elradiadas senĉese konsiderindan varmon, kiu dum tiu tempo povus esti liverita de neniu energifonto konata. La fizikisto Ajnŝtajn (Einstein) donis al tiu ĉi problemo solvon, kiu ŝajnis kontentiga k laŭ kiu, ĉar la maso estus nur formo de l’ energio, la maso de l’ steloj detruiĝas dum la irado de l’ jarcentoj, transformiĝante en radiantan energion laŭ ankoraŭ nekonata meĥanismo.
Nun konstatas astronomo ĉe la Pariza observejo, s-o Mineŭr (Mineur), laŭ tre ekzaktaj kalkuloj, ke oni per tiu hipotezo venas konklude al variemo de l’ stelmasoj multe pli granda ol tiu, kiu estas ĝis nun konstatita. Tio determinos la novajn esplorojn, k sendube estigos novajn hipotezojn k novajn malkovrojn.
La legendo pri la biblia superakvego
La rakonto pri la biblia superakvego estas bazita laŭ la plej novaj esploroj nur sur ordinara superakvo. Tiel ekz. lastatempe estas malkovritaj kronikoj kun hieroglifa skribo, en kiuj estas skribite, ke iam la grandaj riveroj Tigro k Eŭfrato kaŭzis tre grandan superakvon. Surbaze de la trovitaj antikvaj sciigoj (hieroglifoj) la angla arkeologo Haroldo Pajv (Pive) eldonis libron tiuteman. Laŭ tiu sciencisto la biblia superakvego okazis antaŭ 6 130 jaroj. Sed de l’ jaro 4200 ĝis 3500 antaŭ Kristo fariĝis pliaj 3 similaj superakvegoj. La grandaj riveroj Tigro k Eŭfrato invadis k superverŝis la tutan ebenaĵon, tiel ke estiĝis kvazaŭ granda lago kelkajn metrojn profunda. La domoj tiam estis malaltaj k la superakvego dumnokte okazanta trovis ĉiujn en la litoj.
Ree laŭ la antikvaj skriboj trovitaj ĉe la esploroj, la estro el unu vilaĝo Bivutros Napistin Noa, preparis dum la lasta superakvego ŝipeton k rifuĝis tien por sin savi kun sia familio k siaj hejmbestoj. De tio devenas la fabelo pri la arkeo (ŝipo de Noa), en kiu li “konservis” el “ĉiuj” bestspecoj unu paron. Ĉar la interrivera lando
ricevis leteron de la pastro. Per tiu li invitis min veni al li la venontan tagon. La tono de la letero estis postula, ke mi nepre venu k se mi ne venus, tio estus konsiderata kiel malkuraĝa ago.
Je difinita horo li min bonvenigis per la vortoj miraj: “Vi vere venas!” Komenciĝis nia interparolo k interalie li diris: “Mi ne ĉagreniĝas pro viaj paroloj, sed pro via aroganta mieno.” Al tio estis mia respondo, ke li kvankam pastro, tamen ne devus ataki min pro de la naturo donita malbela k nesimpatia vizaĝo, ĉar estas ja lia dio, kiu donis ĝin al mi k tial li devus ataki la ĝustan personon.
Nun li tamen perdis sian paciencon k diris, ke mi elektu inter du aferoj. Aŭ mi devus eksiĝi el la asocio de kristanaj junuloj aŭ mi povus resti membro, sed dum tuta jaro mi ne rajtus min esprimi en kunvenoj k ne rajtus partopreni iajn decidojn de la asocio. “Vi ja povas pripensi la respondon k ĝin doni al mi post kelkaj semajnoj”, li patre aldonis.
“Dankon, sinjoro pastro”, mi respondis facile, “mi ne bezonas pripensi mian respondon, ĉar vi bone instruis al mi, ke via eklezio ne deziras homojn, kiuj pensas k agas ekster via dikto, tial vi havu viajn fidelajn ŝafojn, k dankon al vi, ke vi igis min kompreni la blufon.”
Tiel la protestanta diservisto donis al mi lecionon, k mi lernis malŝati la nigrajn pastraĉojn k ilian instruon LA SUPERSTIĈO.
[REKLAMO p.5] Proletaria Kantaro — La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo. Prezo: 2,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— paĝo 6 —
Mezopotamio aspektas kiel granda valo, ĝi estas tre oportuna por superakvegoj. Tion pruvas ankaŭ la samloke okazinta superakvego de l’ jaro 1929. Konklude: neniam estis universa superakvego. Tion sciante, oni refutas unu el la multaj argumentoj de la kristana religio, per kiu estis trompataj depost tiom longa tempo la naivuloj.
Esp-igis 16 988.
MI VOLAS SCII…
Mia Respondo
al K-do J. Bout k al ĉiuj, kiuj legis la artikolon aperintan en “S-ulo” n-o 331 pri la nuna socipolitika stato en Hispanio:
Kiam mi legis la diritan raporton subskribitan de “Madridano”, mi indignis k promesis al mi fari ian klarigon pri la afero. Tamen nur la demando de K-do Bout en “Mi volas scii” (n-o 337) plenumigis mian planon. Mi diras, ke “La Sindikatisto”, el kiu citas K-do Bout, estas multe pli prava ol “Madridano”. La skribaĵo de ĉi lasta ŝajnas kopiita laŭ la oficialaj skribaĵoj de la hispanaj komunistoj, partiecaj k eraraj. Kvankam mi ne estas ano de la C.N.T. (Nacia konfederacio de Laboro) k neniam estis partiano, mi konstatas jenon:
Vere estas, ke la registaro Berenger observis la rapidan kreskadon de l’ revolucia sindikatista movado k klopodis ĝin haltigi, sed ne povis; ke la ĉefministro malpermesis leĝan vivon de l’ C.N.T.; ke la ĵurnalo “Laborista Solidaro” (Solidaridad Obrera) estas unu el la plej legataj (eldonkvanto: 30—40 000). Ankaŭ estas vere, ke en Madrido anarkistoj k sindikatistoj akiras pli k pli da influo inter la laboristoj. Nevere estas, ke ĉi tiuj laboras nerekte en sindikatoj; malverege estas, ke anarkistoj k sindikatistoj “etburĝiĝas pro timo perdi sian salajratan postenon…” Mi ne povas nei, ke komunistoj estas kruele persekutataj, sed ĉu ne anarkistoj k sindikatistoj same? Al tiuj, kiuj dubas pri tio, mi proponas demandi ĉe ĉiuj malliberejoj en Hispanio, ĉu oni tie ne renkontas anarkistojn k sindikatistojn.
Dum ĉiuj partioj ricevis konsenton de la registaro fari la necesan propagandon por la venontaj balotoj, la C.N.T. estas denuncata k malpermesita. Depost decembro la estraroj eksterleĝigis la C.N.T. Nun, kiam Hispanio ĝuas sian konstitucion, kiu al ĉiuj partioj k sindikatoj permesas la normalan vivon, la C.N.T. restas malpermesita, k la ĵurnalo “Laborista Solidaro” estas ĉiutage denuncata. La komitatanoj de l’ C.N.T. vizitis la ĉefministron por peti remalfermon de l’ sindikatoj, foje k foje, sed neniam al promesoj sekvis praktika rezulto. Indignitaj pro nerealigo de l’ faritaj promesoj, en pasintaj tagoj la laboristoj grupe iris al la sindikatejoj k malfermis ilin perforte. Pro tio kelkaj K-doj estis enkarcerigataj.
Mario.
Necesas objektiveco
Al la noto aperinta sub supra titolo en n-o 338 de “S-ulo” ni ricevis longan, en tre akra tono verkitan respondon de K-do Eŭsebio Garoz, la aŭtoro de l’ prikritikita artikolo. Ĉi tiu respondo parte ne rilatas al la punktoj de l’ artikolo, sed kritikas la personon de K-do F. Martin. Ni resumas el tiu skribaĵo sekve nur jenajn demandojn direktitajn de K-do G. al la kritikinto: “Ĉu ne estas vero, ke oni malleĝigis la kom. partion en Hispanio k kruele persekutis ĝiajn anojn? ke oni malleĝigis la C.N.T. (Nacian Konfederacion de Laboro) k nur socialistoj rajtis plue ekzisti, ĉar ili kunlaboris k kunlaboras kun la diktatoreco? ke faŝista ministro Quinos kreis la ‘Komités paritarios’ laŭ itala modelo por malebligi lab. strikojn, k socialistoj konsilis akcepti tiun institucion? ke kontraŭe agis komunistoj k anarkistoj? k ĉu ne vere la popolo (mi ne diras: proletaro!) vekiĝis dum la 7 lastaj jaroj?”
Jen la diferenco inter “bolŝevismo” k “faŝismo”!
(Laŭ “Plena Vortaro de Esperanto”)
“Bolŝevismo = 1. Sistemo pri organizado de revolucia internacia movado politika, kies ĉefaj karakterizoj estas: marksimo kiel doktrina bazo; celado al starigo de proletara diktatoreco; la partioj aŭ naciaj sekcioj estas konsiderataj kiel armeoj komandataj de internacia stabo; la partianoj obeas severan, soldatecan disciplinon. Tiu politika tendenco naskiĝis en la rusa socialdemokrata partio, ĉefe sub la influo de Lenin, k konkeris la ŝtatan potencon en Sovetio dum la jaro 1917. La termino originas de rusa vorto laŭ ĝia senco de plimulto. 2. En Sovetio, sinonimo de komunismo.”
“Faŝismo = 1. Itala politika movado celanta la organizadon de la ŝtato sub severa disciplino laŭ korporacia grupigo de la produktistoj por plipotencigo de la nacio. 2. (Mh) Itala politika sistemo iniciatita de Mussolini por per diktatoreco disbati k detrui la socialistan k komunistan tendencojn, kiuj danĝerigis la kapitalistan reĝimon en la lando post la fino de l’ mondmilito: la ideologio de l’ faŝismo baziĝas sur la kulto al la nacio k malŝato al ĉio demokrata.”
Mi reproduktis tiujn ĉi du klarigojn el la Pl.V. por montri al tiuj, kiuj ĝin ne posedas, ke fakte la foresto de la vorto Soveto el la Pl.V. ne estis intenca, kiel oni pretendas, sed forgesa. Mi opinias, ke se oni intence forstrekus la vorton Soveto por fuŝi la rusajn terminojn, la aŭtoroj havus pli da avantaĝo forstrekinte la vortojn “bolŝevismo” k “komunismo” (kiu lasta ankaŭ enestas la Pl.V.). En ambaŭ klarigoj la aŭtoro bone montras, ke li tute ne havis intereson fuŝi la rusajn terminojn, ĉar eĉ sub la vorto bolŝevisto oni trovas la vorton menŝevisto.
Soares.
SOCIALISMO K MODO
Ĉiu reganta klaso formas siajn vivmanierojn; ili estas la reflekto de la koncerna klaso. Precipe la vestaĵo estas tia reflekto aŭ valor-esprimo por la kultura stato. La tasko de l’ modo estas adapti la vestaĵon al la evoluo de l’ homoj, ilia tekniko, vivmanieroj ktp. Sed neniam la modo povas plenumi sian taskon, se ĝi estas diktata de kelkaj reĝoj de la modo pro negoca intereso k por kontentigi la vestmanion de kelkaj mil geriĉuloj. Al tiu burĝa modo mankas la esenco de l’ reala modo, ĉar ĝi ne kreas novon por kontentigi la kreskantajn bezonojn de l’ homaro. Tial la burĝa modo estas nur organizo konforma al la burĝaj kutimoj. Ni neniam devus imiti vestaĵon k vivmanierojn de klaso, kontraŭ kiu ni batalas.
Ankaŭ la laboristaro estas ankoraŭ tro malmoderna laŭ sia vivmaniero. Batalante nur ekonomie por la socialismo, ni tute forgesas, ke ankaŭ en la familio, en la vestaĵo k alie oni povus esti pli socialismema. La modo kunpaŝas kun la progreso de l’ homaro; tia estas ĝia senco. Homoj kun diferencaj vivmanieroj ankaŭ bezonas diferencajn vestaĵojn. Sed jam pro tiu kaŭzo ni ne devus imiti la burĝan modon, ĉar mankas al ni la mono por vivi same k por aĉeti same luksan veston. Laboristoj, kiuj ne vivas laŭ burĝaj kutimoj, ne vizitas dancejojn k aliajn banalajn prezentojn, sed migras k partoprenas en socialista kulturlaboro dum sia libertempo, tiuj ja tute ne povas vesti sin per lakŝuoj k frako.
Mi kredas, ke ni plej sukcese batalas kontraŭ la burĝa modo disvastigante niajn socialistajn ideojn inter la laboristaro. Socialisto ne nur batalas por pli bonaj salajroj k pli bona ekonomia situacio, sed ankaŭ kontraŭ la tuta burĝa ideologio k kun tio kontraŭ la burĝa modo.
15 299, Meissen.
Per tiu ĉi artikolo ni fermas la diskuton pri ĉi tiu temo. — Red.
— paĝo 7 —
TRA ESPERANTIO
EL LA ADMINISTREJO
Ni donas ĉi kune bildon pri la evoluo de la abonantoj al “S-ulo” k “LNE”. Ni citis ĉiun landon aparte, por ke la K-doj en la koncernaj landoj pli klare vidu, kiel evoluis nia SAT-afero. Sendube, en kelkaj landoj la senlaboreco multe malhelpis nian progreson, sed ankaŭ la laboro de la skismigantoj rejetis nin en staton de antaŭ 2—3 jaroj. Ĉefe la stato en Sovetio estas nun tre ĉagrena; tamen tio ne estas kulpo de niaj tieaj Gek-doj, sed nur de la C.K. de S.E.U.
La SAT-anoj estas dissemitaj en la tuta mondo k oni povus opinii, ke en aliaj landoj baldaŭ varbiĝos tiom, kiom necesas por reatingi la staton de junio 1930. Tiudate la abonantaro al “S-ulo” atingis sian rekordciferon: 4000 pagantajn abonantojn. Estas bedaŭrinde, ke troviĝis homoj, kiuj jam vidis en SAT tro grandan organizon k malfortigis ĝin per partieca fanatiko. Tiun ĉi frenezan, al la Proletaro malutilan agmanieron, ne nur devas senti SAT mem, sed ĉefe ankaŭ niaj Sovetiaj Gek-doj. Pli malfrue ni ankaŭ publikigos tabelon pri la stato de nia membraro en ĉiuj landoj.
En multaj terpartoj, la abonantaro ĉiam restis la sama. En aliaj la abonantaro eĉ malprogresis. Sovetion ni ne kalkulu inter ĉi tiuj, ĉar niaj tieaj K-doj ne mem kulpas pri la regreso. Tre laŭdinde oni laboris en jenaj landoj, kie la abonantaro konsiderinde kreskis: Japanio, Nederlando, Portugalio k Svedio. Estas strange, ke en Svisio nia movado ne volas kreski. En junio 1929 estis tie 29 abonantoj al “S-ulo” k hodiaŭ estas 30.
| LANDO | SENNACIULO jun. 1930 | dec. 1930 | marto 1931 | LA NOVA EPOKO jun. 1930 | dec. 1930 | marto 1931 |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Afriko | 4 | 2 | 2 | 1 | 1 | 1 |
| Alĝerio | 4 | 3 | 7 | — | — | — |
| Argentino | 13 | 17 | 13 | 12 | 13 | 8 |
| Aŭstralio | 3 | 14 | 15 | 1 | 3 | 2 |
| Aŭstrio | 207 | 186 | 186 | 56 | 49 | 44 |
| Belgio | 77 | 67 | 73 | 35 | 29 | 21 |
| Brazilio | 4 | 4 | 6 | 4 | 1 | 1 |
| Britio | 207 | 183 | 173 | 61 | 45 | 35 |
| Bulgario | 5 | 5 | 5 | 25 | 6 | 3 |
| Ĉeĥoslovakio | 160 | 127 | 107 | 36 | 35 | 21 |
| Ĉilio | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 |
| Ĉinio | 2 | 5 | 6 | 2 | 5 | 6 |
| Dancigo | 3 | 2 | 10 | 2 | 1 | 5 |
| Danio | 6 | 7 | 6 | 1 | 1 | 1 |
| Egiptio | 1 | 1 | — | — | — | — |
| Estonio | 29 | 20 | 15 | 10 | 10 | 4 |
| Finlando | 20 | 12 | 14 | 10 | 4 | 6 |
| Francio | 230 | 234 | 218 | 134 | 128 | 113 |
| Germanio | 1146 | 1027 | 872 | 178 | 129 | 89 |
| Hindio | 1 | 1 | 2 | 1 | 1 | 1 |
| Hindo-Ĉinio | 1 | 1 | — | 1 | 1 | — |
| Hispanio | 116 | 92 | 98 | 43 | 39 | 21 |
| Hungario | 88 | 84 | 11 | 2 | 4 | 3 |
| Islando | 1 | 5 | 4 | 1 | 6 | 6 |
| Italio | 1 | 1 | 1 | — | 1 | — |
| Japanio | 68 | 67 | 91 | 56 | 46 | 69 |
| Javo | — | — | — | — | 1 | 1 |
| Jugoslavio | 14 | 12 | 7 | 6 | 5 | 1 |
| Kanado | 6 | 7 | 4 | 4 | 4 | 4 |
| Kubo | 1 | 2 | 1 | — | 1 | — |
| Latvio | 8 | 6 | 8 | 6 | 5 | 6 |
| Litovio | 3 | 2 | 3 | 2 | 2 | 4 |
| Luksemburgo | 1 | — | — | — | — | — |
| Maroko | — | 1 | — | — | — | — |
| Meksikio | 1 | — | — | — | — | — |
| Nederlando | 123 | 133 | 161 | 30 | 28 | 25 |
| Norvegio | 29 | 20 | 26 | 8 | 5 | 4 |
| Oceanio | 2 | — | 1 | — | — | — |
| Persio | 2 | 1 | — | 1 | 1 | — |
| Polio | 93 | 69 | 62 | 44 | 31 | 21 |
| Portugalio | 18 | 16 | 23 | 7 | 6 | 9 |
| Rumanio | 6 | 4 | 2 | 2 | 2 | 1 |
| Saarlando | 7 | 7 | 6 | 1 | 1 | 1 |
| Sovetio | 1025 | 374 | 96 | 406 | 159 | 28 |
| Svedio | 182 | 173 | 177 | 42 | 30 | 21 |
| Svisio | 33 | 37 | 30 | 11 | 8 | 9 |
| Turkio | 1 | 1 | 3 | 1 | 1 | 2 |
| Urugvajo | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | — |
| Usono | 86 | 71 | 62 | 32 | 26 | 17 |
| 4040 | 3105 | 2609 | 1277 | 876 | 615 |
Komuniko de la Plenum-Komitato
Kiel sekvo de nia decido, aperinta en la n-o 327, ni publikigas ĉi-sube la nomojn de la eksigitoj, apartenantaj al la unua el la tri kategorioj, kiujn ni difinis. Tiun kategorion konsistigas la respondecaj gvidantoj de la opozicio, kiuj plej evidente k konscie perfortis la statuton k agis kontraŭ la interesoj de la Asocio.
- Drezen E. (1518), (Moskvo); 2. Besler O. (715), 3. Riĥter F. C. (125) (Leipzig) — komento nenecesa. — 4. Kampfrad V. (2698) (Leipzig), kiel gvidanto de EKRELO; 5. Bata J. (246) (Berlin), kiel komisiita redaktoro de “Internaciisto”; 6. Volf F. (13 058) (Berlin-Ch.), kiel respondeca por la redakcio de “Internaciisto”; 7. Riĥter Georg (5484) (Berlin), kiu subskribis respondece la “Alvokon por la ĝenerala voĉdonado de la SAT-anaro” de la opozicio k estas elektita por kontroli la voĉdonilojn; 8. Muravkin H. (2921) (Berlin); 9. Vildebrand V. (483) (Berlin), ambaŭ ĉi lastaj membroj de la “Interliga Oficejo de Klasbatala SAT-opozicio” en Berlin.
TRA LA MOVADO
KRONIKO
BULGARIO. La 18-an de marto policistoj traserĉis la loĝejon de unu el niaj K-doj en provinca urbo, arestis lin k konfiskis ĉiun literaturon kontraŭ la nuna sociordo, inkluzive “Balkana Laboristo”. Li restis enfermita ĝis 22. majo k estis forte batita. Lia sola kulpo estis, ke li parolis kelkajn vortojn okaze de enterigo de laboristo. — Lastaŭtune estis fondita bulgara LEA kun sekcioj en pli grandaj urboj k vilaĝoj k oficiala organo “Balk. Laboristo”, por forpreni el la kadro de l’ “neŭtrala” Bulg. Esp. Asocio la lab. elementojn, kiuj konsistigas la plimulton en ĝi.
GERMANIO. Boĥum. La SAT-rondo aranĝis la 29. marto skrib-konkurson por la kursanoj (kursgvidanto Maares). La plej bonaj tradukoj de germ. teksto estis premiitaj. 7 K-doj ricevis premiojn. La ĉi tiea “Popolgazeto” presas artikolojn germane k esp-e; la plej granda parto el ili aperis ankaŭ en 4 aliaj gazetoj de la Rur-regiono. Aperis: en nov. — 6, dec. — 16, jan. — 12, feb. — 4, marto — 6, komenco de aprilo — 2 artikoloj. (8270.)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La oficiala filmo eldonita de la dana registaro pri Danio kun esperantaj tekstoj trovis grandan sukceson en Prago antaŭ membroj de l’ ĉeĥoslovakaj ministerioj, de l’ armeo, gazetaro ktp. Infanĥoro aŭdigis esp. kantojn dum la prezentado.
*
UEA-delegito en Prago intervjuis la konatan sovetian scienciston prof. Samojloviĉ, kiu gvidis la glacirompan ŝipon “Krasin” k savis la italan polus-ekspedicion en 1928, okaze de lia parolado en tiu urbo lastdecembre. Samojloviĉ esprimis sin tre favore pri esp-o.
*
Supera lerneja konsilisto vizitis kun la distrikta jun-instruistaro esp-an klason en
— paĝo 8 —
urbeto apud Dresdeno. Post esp. leciono k per esp-a geografia leciono la konsilisto mem pritraktis kun la infanoj ŝercan historion. La klaso havos en la nova lernjaro 22 gelernantojn.
*
Esperanto multe disvastiĝis dum la unuaj du monatoj de tiu ĉi jaro en germanaj policaj rondoj. Precipe en Berlin, kie instruas pastro Ĉe persone la policanojn, la nombro de l’ kursanoj tiom pliiĝis, ke estis necese aranĝi tri paralelkursojn, kiuj okazas en la plej granda salono de l’ Berlina polica prezidejo. Fakgazetoj lastatempe subtenas esp-on. — Ĉe la polica direkcio de Prago finiĝis kurso kun 44 partoprenintoj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Erica Maxwell, ANSTATAŬA EDZINO. Traduko el la angla lingvo de M. Sampson. Eld. Heroldo de Esperanto, Köln, Germ. Formato 13×20; 212 paĝoj. Prezo: broŝ. 3,20 mk. g., bind. 4,80 mk.
Erica Maxwell estas la pseŭdonimo de s-ino Lilian Pajk (Pyke), kiu naskiĝis en Viktoria, Aŭstralio, k vivis en Melb’n (Melbourne) ĝis sia morto en 1927. Ŝi estis tre fervora esperantistino k eĉ en ĉi tiu sia verko ŝi reklamas por nia lingvo per oftaj favoraj aludoj. Anstataŭa edzino, kiu titoliĝas angle A wife by Proxy, estas interesa, tre moderna romano kun eksterordinaraj aventuroj, kiuj okazas sinsekve en Rusujo, en Anglujo, iom ankaŭ en Germanujo k fine en Aŭstralio.
La ĉefa rolulo Julian Firth el Aŭstralio edziniĝas en Rusujo ian junan grafinon, Sophie Karenska, kondiĉe ke tiu edziĝo estos simpla formalaĵo por ke ŝi povu forkuri al Anglujo por retrovi en Londono sian antaŭan fianĉon, sed ĉi tie nun, hazarde k mirinde, ŝi estas anstataŭata de ia samaĝa rusino, fraŭlino Cara Stretton, naskita en Aŭstralio, kiu fizike tiel similas al Sophie, ke Julian mem ne vidas la anstataŭigon. Tiam post multaj dramecaj, nekredeblaj okazigoj, Julian reiras al sia patrolando, Aŭstralio, kun Cara, kiun li nun amas k kiun li ĉiam kredas sia edzino. Fine ŝi estas informata pri la morto de Sophie; nun timante plu nenion, ŝi konfesas la veron al Julian k ambaŭ geedziĝas en ĝojo k en feliĉo.
La traduko de s-ino Sampson legiĝas flue k facile. La libro estas senerare presita k entute ĝi sin prezentas tre plaĉe. Mi notis jenajn neologismojn: obstaklo, sangvina, eskapi, ŝoki, defii, impeto, transversi, persvadi, karito, respondeblo, inkludi. S-ino Sampson tre ŝatas la sufikson um; ŝi diras: brakumi, komfortumi, ombrumi, partumi, okulvitrumi, fingrumi, sin robumi, brilumi k. a.; k ŝi ankaŭ multe tro ŝatas tiun malbenitan prepozicion je, kiun Zamenhof en la fino de sia vivo nepre evitis k anstataŭis per alia prepozicio; en la tuta Proverbaro, oni ne trovos eĉ unu solan je.
H. B.
Unu bileto. Biblioteko de Japana literaturo. Vol. 6. Rampo Edogaŭa. El la jap. originalo trad. Joŝiŝi Ŝimomura. Esperanto-Kenkjŭ-Ŝa. Form. 12×16 cm; 41 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g.
Unu bileto estas interesa rakonto pri detektivo laŭ Ŝerlok Homz (Sherlock-Holmes). Iu sinjorino estis trovata sur la reloj de la fervojo, kun la korpo tratranĉita de la lokomotivo. Komence oni konjektis memmortigon, sed la lerta detektivo Kuroda montris, ke la sinjorino estis antaŭe venenita k tuj oni kulpigis ŝian edzon, la kleran doktoron Tomita. Feliĉe al la doktoro jen iu eltrovis apud la kadavro unu bileton de la fervoja kompanio, kiu pruvis lian senkulpecon: lia malsana edzino estis sin veneninta k memmortiginta pro jaluzo k venĝo al sia malfidela edzo.
La tradukinto, s-ro Ŝimomura, posedas tre bone nian lingvon, kiun li spicas tie k tie per kuriozaj esprimoj, ekzemple: plumnomo (pseŭdonimo de verkisto); li trovis la orienton de sia vivo (la sekvotan direkton), la konturo de la testamento (resumo, esenca parto), lecioni (instrui), prepara juĝisto (enketa), k. a. Bedaŭrinde preseraroj svarmas en la teksto tiel, ke la presisto devis aldoni kromfolion plenan de korektoj.
H. B.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
L’Effort, Lyon, 28. 3., Infanlab. en Estonio; Seeländer Volksstimme, Biel, 27. 3., Kion mi ne komprenas (336).
Represis el “LNE”
Le Populaire, Paris, 6. 4. (el la sportn-o).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
L’Effort, Lyon, 28. 3.; Menschen, Gent feb.-marto (rubr.); The Labour Woman, Lond., apr. (rubr.); Signalen, Stokh., 2. 4.; Volksblatt, Boĥum (Volkswacht, Witten, Volksztg., Herne, Wattenscheid, Freie Presse, Wanne), 4., 10., 17., 20., 28., 31. 3.; Westf. Volksztg., Boĥum, 17. 3.; Motorcikl. gazeto germana, 1. 3.
[REKLAMO p.8] Socialista Esp. Grupo serĉas koresp-adon kun Gek-doj el ĉiuj landoj. Resp. garantiata — Samtempe ni petas tiujn, kiuj havas materialon por ekspozicio, kiu okazos dum la 1-a asocitago de la “Socialista Esp. Asocio” en Frankfurt/M., pentekosto 1931, sendi al ni ĝin. Ankaŭ L, PI el ĉ. landoj ni deziras. Laŭdezire ni resendos tiun materialon. Adr.: K-do F r a n z R a b l, Pützerstr. 102, Frankfurt/M. — 21 (Germanio).
[REKLAMO p.8] Esperantista Orkestro deziras interrilatiĝi kun similaj esp-istaj muzikrondoj ĉl. — Skribu al K-do SAT-ano: Ricardo Guiles, Box 5, Orquestina esperantista, Valencia (Hispanio).
NIA POŜTO
6707. — La ricevita artikolo aperos. Principe ni povas respondi jese pri la de vi projektita artikolo. Red.
KORESPONDADO
AŬSTRIO
— Grupo dez. koresp. k interŝ. ekspoziciaĵojn kĉl. Adr.: Johann Hajny, Grundsteingasse 34/6, Wien, XVI.
K-do Hans Weinhengst, Jagdgasse 5-a/36, Wien, X, koresp. kun inteligentaj, perfektaj esp-istoj ĉl. Unu resp. certa.
GERMANIO
K-do Ernst Hahn, Wiesenstr. 10/I., Hohenstein-Ernstthal/Sa., pri teologiaj, astronomiaj k fotografiaj temoj.
K-do Rudolf Walther, Schulstr. 13, Leipzig-Thekla, kĉl, pref. kun Anglio, L, PK, PI. Certe resp.
K-do Ignaz Blaser (ĥemigrafisto), Barbarossa-Platz 3/II., Köln/Rh., serĉas objektivajn Gek-dojn el ĉl. precipe el USSR, pri ĉ. temoj. Mi certe resp.
K-do Walter Täubrich, Nibelungenring 40/I., Leipzig S 3, kĉl, L, PK, PI, PM.
HISPANIO
K-do Pedro Tejero, str. D-ro Balari 66, Sabadell, pri proleta movado kĉl, L. Nepre resp.
K-do M. Martí, str. Sallarés 43, Sabadell, pri politiko, religio kĉl. Resp. garantiata.
— 8 K-doj dez. kolektive koresp-adi kĉl, pri seriozaj temoj. Skribu multnombre! Adr.: Manuel Prat, str. Monserrat 81, Sabadell.
K-do Emilio de Pascual (36 j., meĥanikisto), Calle de Ponce de Leon 7, bajo 2, Madrid, L, PK, PI, kĉl, ankaŭ kun samprofesianoj.
SOVETIO
Rusa pentristo k instruisto dez. kor. kun samideanoj ĉ. l. pri ĉ. temoj, interŝ. PI, ilustr. jurn., popolpentr., gravurojn k PM (rusaj k ukrain.), Nikolaev, “Budinok Osviti”, K-do P. Sĉerbakov.
K-do Miliĉiĉ Ivotov Ivan (komercisto), Guatimozin, Argentino, F.C.C.A. estas petata doni vivsignon al K-dino Fanja Moskina, Uĉiliŝĉkaja 8/10, kv. II., Kremenĉug.
Stockport-Cheshire (Anglio)
SAT-edziĝo. La grupanoj de Stockport kore k SAT-anece gratulas Ge-SAT-anojn Clara Wilde (14 916) k Emlyn Jones (16 693), kies edziĝon oni solenis paske. La geedzoj akceptis edziĝtoston trilingve (esperante ktp.). B. F., Peranto.
Geamikoj de la tuta mondo!
La anoj de la esperantista klubo en Arlöv deziras korespondadi kun gesamideanoj el ĉiuj landoj pri malsamspecaj temoj. Respondo estas nepre garantiata. Adr.: S-ro Erik Olsson, Box. 76, A r l ö v (Svedio).
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La naciismo en Palestino | 233—34 |
| El Germanio | 234 |
| “En la Okcidento nenio nova” | 234—35 |
| La klasbatalo tra la mondo | 235—36 |
| Pri la aktiveco de l’ religiuloj en Sovetio | 236—37 |
| La pastra leciono | 236—37 |
| Scienco k tekniko | 237—38 |
| Mi volas scii… | 238 |
| Necesas objektiveco | 238 |
| Jen la diferenco inter “bolŝevismo” k “faŝismo”! | 238 |
| Socialismo k modo | 238 |
| Tra Esperantio | 239—40 |
| Korespondado | 240 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 343, 30-a de aprilo 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 31,4,70,15] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
7-a JARO, N-o 343 — LEIPZIG, 30. / 4. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner [?], Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
OKAZE DE LA UNUA DE MAJO
La Unua de Majo, ne nur tago por laŭtigi la depostulojn de l’ laboristaro, sed ankaŭ tago de medito k bilancofaro, estas okazo por memori pri la grandaj celoj de l’ socialismo. Tio en niaj tagoj estas tiom pli necesa, ke kvankam estas skizitaj k elmontritaj kiel alcelindaj en la programoj de la diversaj klasbatalaj proletaj partioj k parencaj organizoj tiuj grandaj celoj, en la praktiko pli k pli forviŝiĝas ilia pura belimaga bildo sub la pugnobatoj de l’ realo: Pli k pli disfendiĝanta proletaro, intertendenca batalo. Klaskonsciaj sin nomantaj laboristoj interdisputegas, insultas sin reciproke per plej malhonorigaj esprimoj k estas ĝis tia grado okupitaj kontraŭbatali unu la alian, ke eĉ super tio ili forgesas la ekziston de ĝisdente armita malamiko, la vera kontraŭulo, al kiu plene utilas la spektaklo de tiu ĉi fratbatalo.
Kiu kulpas pri tiu stato? Ĉu nur la cirkonstancoj (vorto tro volonte uzata, ĉar diranta nenion k senkulpiganta ĉion!)? Ni diru prefere, ke la maltoleremo de l’ homoj kulpas pri tio, la senskrupuleco de iuj agitistoj-gvidistoj k la blinda fanatiko de aliaj.
Kompreneble, oni povas klarigi al si la diversajn taktikojn k divers-tendencajn vidpunktojn; oni eble eĉ povas per dialektika metodo pruvi la historian neceson de tiu procezo; sed al neniu oni povos pruvi, ke en la nun akceptitaj pozicioj de l’ partioj unu kontraŭ la alia estas ia ajn utilo por la tuta laborista afero, k ke sekve estas trafe pliprofundigi, se tio eblas ankoraŭ, la abismon inter proleto k proleto. Kaj estas malfacile, vidante tiun ĉi situacion, ne ĉagreniĝi k pripensi pri rimedoj por rekunigi kiel unuecan forton kontraŭ la minacanta faŝismo la disigitan laboristaron.
En senpartieca, kultura organizo, kia estas SAT, la principo pri intertendenca toleremo devus plej facile povi esti observata. Lasante al ĉiu ano laŭ sia individua deziro labori en diversaj lab. organizoj k partioj, SAT devus k povus esti modelo al ceteraj
[BILDO p.1 | 37,43,60,80] Foto de skulptaĵo: juna laboristo en laborvesto staranta, kun la dekstra mano tenanta altan stangon de standardo, la maldekstra mano sur la kokso. Subskribo: «Skulptis M. Kališ».
lab. organizoj laŭ unueco. Per sia tutmonda interligo la SAT-anoj povus akiri iel pli altan nivelon de superrigardo al la aferoj laboristaj k rilati tolereme al anoj de aliaj tendencoj ol ilia propra.
Oni devas starigi sin sur nivelon de persone malinteresitaj, senpasie pensantaj ide-batalantoj por akiri la ĝustan rilaton al la problemoj. Necesas la supera vido pliakrigita de iu scienculo-filozofo, kiel Ajnŝtajn (Einstein), kies vortoj antaŭnelonge eldiritaj en interparolo kun Sinkler, ŝajnas al mi meriti esti citataj en ĉi tiu loko.
“La kruela nuntempa krizo de l’ mondmerkato” li diris, “estas, miaopinie, la pozitiva pruvo, ke la nuntempa ekonomia organizado — laŭ la mezuro kiel oni povas paroli pri “organizado” nuntempe — ne plu estas konforma al la bezonoj de l’ homaro. La konstato de tiu ĉi fakto devas esti utiligata malpli kiel okazo por fari kulpigan paroladon ol kiel motivo por klopodi reorganizi la ekonomian vivon tiele, ke la ekzistado de l’ homaj estaĵoj ne plu estu minacata de la krizoj.”
Ajnŝtajn kiel multaj aliaj, kiuj mem ne proprakorpe rekte sentas la sekvojn de l’ krizo, ne povas ne konstati honeste la faktojn k tiri siajn konkludojn, kiuj kondamnas la kapitalistan organizadon.
La ĉi-jara Unua de Majo karakteriziĝas speciale per la granda ekonomia krizo k de ĝi rezultanta senlaboriĝo de milionoj da laboruloj en la kapitalistaj landoj. Ĉie malaltiĝis tie la vivnivelo de l’ laboristoj, k anstataŭ la ĝoja festhumoro, la sento pri abundo, kian vekas en ni la printempa maja naturo, k kiun sopirus travivi en tiu ĉi tago la laborul-amasoj, estas mizero k subpremo ĉe la fundo de ilia animo.
Alvenis k forpasis jam multaj Unuamajaj tagoj; inter ili estis kelkaj tre imponaj, kiuj vidis grandiozajn manifestaciojn tra la tuta mondo por nia idealo. En multaj regionoj ili estis tre agititaj k eĉ sangmakulitaj, tie kie la burĝaro aŭ la faŝismo metis aktivan kontraŭstaron al ĉia provo de manifestacio. En Sovetio ĝi estas festotago plena de pompo k ĝojo, kun ruĝarmeaj paradoj.
Klasbatalo restas la devizo de ĉi tiu
— paĝo 2 —
242 — SENNACIULO
tago; en ĝi kuŝas la solvo por la sociaj problemoj. Sed la klasbatalo povas esti sukcesplena nur, se la granda plimulto de l’ Proletaro decidiĝas kune batali en komuna fronto. La hodiaŭa stato ne donas la necesajn premisojn; ĝi ne estas kuraĝiga. Ĉu tial ni malesperu pri la morgaŭo? Ne! certe ne! Jam aŭroras nova epoko, en oriento lumradias: la telegrafoj anoncas pri konstruado seninterrompa k persistega en la lando de l’ Sovetoj. La memfido de l’ laborista klaso ne estas rompita, k tiun memfidon ĝi manifestos ankaŭ ĉi-jare en la tago de l’ Unua de Majo. Ĝi rean fojon montros al la reganta klaso, ke ĝi estas decidita batali por siaj viv-interesoj ĝis la celo, ĝis la liberiĝo el katenoj, ĝis starigo de justa sociordo sur la tuta terglobo! N. B.
Rezignu vian potencon!
F. S. (16462)
Kapitalistoj ofte plendas, ke ili ne plu povas tiri sufiĉan gajnon el la produktado, ke ili eĉ malprofitas, ke entute la ekspluatado ne plu estas plezuro. Ili mem devas konfesi, ke la privata mastrumado krizadas, sed ili serĉas la kulpon ne en sia malkapablo, sed en la postulemo de laboristoj.
Certe la vekiĝo de laboristaj amasoj al klasa konscio jam iom malfaciligas la senbaran regadon de l’ kapitalo k eĉ kelkloke sukcesas ŝanceli ĝian pozicion, tiel ke diversaj sociaj demandoj en la kapitalisma sistemo ne plu estas solveblaj. La fino de l’ kapitalisma socio alproksimiĝas k pri tio lamentas k ploras tiuj, kies historia sorto nun ekplenumiĝas.
Oni povus kompati tiujn malfeliĉulojn, kiuj ĝemas sub la premo de siaj posedaĵoj, kiuj tiom penadas por la bonfarto de l’ homaro k rikoltas nur maldankon. Estos baldaŭ tempo, ke ni fine savu tiujn viktimojn el ilia malagrabla situacio. Ni emu liberigi ilin k alvoku:
Kapitalistoj, se vi suferas pro la nunaj neelteneblaj cirkonstancoj, ni scias por vi rapidan kuracon. Rezignu nur je via potenco, — kiu kaŭzas al vi zorgegojn k al la sklavoj mizeron —, k transdonu ĝin en la manojn de l’ popolo! Miloj da freŝaj fortoj staras pretaj, depreni la pezajn ŝarĝojn de viaj ŝultroj k prospere plenumi tion, pri kio vi ĉiam malsukcesis k neniam sukcesos, nome planti homaran feliĉon sur la teron. Dekmiloj, centmiloj, milionoj da cerboj febras, okupi viajn postenojn por la beno de l’ tutmondanaro. Viajn malhelpaĵojn ni ludfacile forigos. Rezignu do, rezignu . . .
Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esp.-devenaj!
MAJO
Ĥ. M. Ĥrima.
Ni ĉiutage sub la batoj de Laboro ĝemas. Mizero k malsat’ nin premas. En malvarm’ ni tremas. Kaj tamen — unufoje dum la jaro kun radianta gaj’ aperas sur florornamita ĉaro L’ unua tag’ de Maj’!
En tiu ĉi unika tago tra la tuta tero laboro haltas k forgesas ni pri la sufero. Disfluas sur la stratoj flugfolioj vokantaj sen ekĉes’ proletojn kunfandiĝi je longstrioj por forton montri, jes!
Fabrikoj ŝajnas jen venkitaj en batal’ gigantoj. Senpovon sian ili sentas sen la laborantoj. Kaj en palacoj mastroj manojn frotas, insultas kun grimac’. Dum el kazernoj kavalkad’ ektrotas . . . Ekgutas sang’, tra l’ plac’ . . .
Sed malgraŭ feraj kugloj, sabroj sangverŝantaj, skurĝoj — minacaj pli estiĝas ni al la porkgrasaj burĝoj, k niaj ŝtalaj porbatalaj koroj ribele brulas, kaj tra tuta tero tondras ni en ĥoro: “Sed tamen — vivos Maj’! . . .”
LA TROMPO PRI RASA SUPERECO
Ekzistas mensogoj, kiuj ŝajnas veroj, ekzistas trompoj, kiuj estas popularaj k enradikiĝas en la popola konscienco k poste transformiĝas en aksiomajn verojn, kiuj montras la vojon al gentoj dum difinitaj epokoj en iuj situacioj. Inter la nordaj gentoj ekzemple estas tre populara la ideo pri ilia rasa supereco. Oni akceptas kiel nekontesteblan fakton, ke unu raso pro naturaj kaŭzoj superas al ceteraj. Do, ni esploru. Supera raso, laŭ tiu ĉi procedo, estas la kaŭkaza, k speciale ties norda branĉo. Sed jen, antropologo, profesoro ĉe la Ĉikago-a universitato, s-o F. Kuperkel (Coopercale), kiu estas aŭtoritata scienculo, konata tra la tuta mondo, neniigas la faman teorion pri daŭra supereco de homa raso laŭ ties pradeveno.
Ni vidas unu rason deklaranta sin supera al la ceteraj; sed estas malfacila afero por ĝi pravigi sian deklaron. Ĉar (laŭ profesoro Kuperkel) la homa Historio montras al ni unu longan procezon pri evoluo de grandaj gentoj, kiuj siatempe ĉiuj kredis sin superaj al ceteraj rasoj. Ekzemple, tiel estis 2500 jarojn antaŭ Kristo, Egiptio posedis la unuan genton laŭ civilizo. Ĝi estis la plej distinga pri arto k industrio. Se oni demandus en tiu tempo al la faraono, ĉu ekzistas supera raso, li tuj estus respondinta, ke certe tia estas la egipta. Sed jen, dum la sama epoko, dum kiu Egiptio estis la unua laŭ civilizo, Mezmara popolo disvolvis en Kreto civilizon sufiĉe altan por anstataŭi la egiptan koloson. En la 15. jarcento antaŭ Kristo la Kreta kulturo jam superpasis la limojn de l’ Nila regno. La Kretanoj tiam estus respondintaj same kiel la faraono.
Dum Kreto floris en arto k industrio, jen duonbarbara gento, la greka, direktita ĉefe laŭ la vojoj elirantaj de Trojo, alproksimiĝis al Makedonio. Neniu povus diri en tiama tempo, ke tiuj krudaj paŝtistoj, kiuj loĝis en la Balkana duoninsulo, superpasos la Kretanojn de l’ Niniva epoko laŭ kultura k civiliza grado. Tamen ili tiel faris; ili venkis la Kretanojn, alproprigis al si ilian kulturon k edziĝis kun iliaj junulinoj. Tiel en la j. 500 antaŭ Kristo naskiĝis miksita gento, el kiu poste fariĝis la klasika Grekio. En tiu epoko la grekoj estis supera gento — regantoj super la Egea maro.
Tamen, la evoluo daŭras. La grekoj estis venkataj de alia barbara gento, la romanoj, ĉe alveno de la kristana tempo. Romo estris la tutan mondon. La Romaj civitanoj estis supera gento, ĉu ne? Ili vidis kun granda malamo al la sovaĝaj gentoj, kiuj loĝis en la arbaroj de Gallio k Germanio. Oni demandu al Cezaro k Cicero por havi ilian opinion pri tiuj gentoj, kiuj loĝis apud la Danubo k la Rejno. La adjektivo “barbara” aperos en la respondo.
Sed kio sinsekve okazis? De ĉiuj estas konata la historio de la unuaj kvin jarcentoj de nia tempo. La nordaj barbaroj atakegis la imperian teritorion k neniigis ĝiajn belegajn kamparojn. Legio post legio envenis k fine ili detronigis Aŭgustulon, la lastan
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 243
de la Cezaroj. Tiuj barbaroj el la nordo transformiĝis en la nunajn civilizitajn naciojn. Nacioj, ĉu ne? — Tiel resumante finis profesoro Kuperkel. Tial ke unu raso superregas la situacion en la tuta mondo aŭ en parto dum pli malpli longa tempoperiodo, oni ne rajtas konkludi el tio pri daŭra supereco. Ni povas juĝi laŭ la pasado de l’ Historio. Eble gento sin levos k anstataŭos la nunajn superregantojn. Krom la Historio, ankaŭ la arkeologio instruas al ni, kiel la civilizo moviĝas de loko al loko, transiras de tiu gento al alia. Kvankam multaj rasoj evolue malantaŭas nuntempe, ĝuste ili eble morgaŭ formos la antaŭgvardion de la civilizo.
Tradukis el la Varela Gazeto (Usono) SAT-ano 13 614.
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Batalo kontraŭ la abortiga paragrafo en Germanio
En Stutgarto estis enkarcerigitaj antaŭ la kristnaskaj “festotagoj” la fama proleta poeto k kuracisto K-do d-o Fr. Volf (Wolf) k la kuracistino d-o Kinle (Kienle), ĉar ili malatentis la par. 218 de l’ germana punkodo, kiu interalie malpermesas la abortigon de virinoj. Volf k Kinle helpis interrompante la gravediĝon ĉe virinoj, kiuj pro sociaj kaŭzoj ne povas nutri pliajn infanojn. La policistaraj traktadoj estas la sekvo de nuntempe en Germanio komenciĝanta akra kulturreakcio. Okazis protestkunvenoj multnombraj, kiuj estis tre bone vizitataj. Kelkfoje devis esti rapide instalataj paralelkunvenoj en kelkaj urboj; ekz. en Stutgarto, kie loĝas la enkarcerigitaj — eĉ kvin. La salonegoj estis ĉiam plenplenaj, k ne ĉiuj, kiuj aĉetis enirkartojn, povis esti enlasitaj. Partoprenis homoj sen diferenco de partipolitika tendenco. Kompreneble la faŝistoj k eklezianoj kondamnas la protestojn. Spontanee formita defendkomisiono sukcesis unue liberigi K-don Volf. Publike li deklaris, ke en batalo kontraŭ la par. 218 ne temas pri lia persono, sed pri la afero mem. En Germanio ja mortas pro la fiparagrafo dum ĉiu jaro dekmiloj da virinoj. Volf estas membro de l’ kom. partio. Post unusemajna malsatstriko la prokuroro devis liberigi ankaŭ la kuracistinon Kinle. La juĝistaro momente preparas sin por grandstila proceso. Centoj da edzinoj k knabinoj ŝajnas enplektitaj. Kolego-kuracisto de l’ enkarcerigitoj Volf k Kinle denuncis ilin. La kom. partio planas postuli plebisciton (popoldecidon) celante forigi la paragrafon 218 el la germana punkodo.
Ulo (11 067).
Redukto de la labortempo en fabrikoj (Germanio)
El diversaj germaniaj urboj oni anoncas, ke fabrikoj aŭ aliaj entreprenoj enkondukas la 40- aŭ 44-horan laborsemajnon. Per tiu procedo novaj laboristoj en sufiĉe atentinda proporcio povas esti okupataj. Sed la mallongiĝo de l’ labortempo signifas salajran redukton samtempan (ekzemple en Bilefelda lavofabriko de 15—18%) por la ĝis nun dungitaj laboristoj. Kompreneble tiel la entreprenistoj neniel malprofitas en la afero, k nur la laboristoj cedis, kiuj por mildigi la malesperan sorton de siaj kolegoj kondamnitaj al senlaboreco, montris solidaron akceptante kun la reduktita labortempo reduktitan salajron.
D. J.
El Latvio
Skeme oni povas diri pri Latvio: La regno konsistas el tri partoj — Kurzeme, Vidzeme k Latgale. En la du unuaj la terkulturistoj havas relative grandajn posedojn: po 100—200 hektaroj. Kontraŭe, en Latgalio oni
Kiel pasis la Unuamaja Tago en Kievo (Ukrainio)¹
Hodiaŭ, tra ŝtonaj stratoj sulkoj, fantazie interplektiĝante, glitante unu kontraŭ la alia, fluas homaj torentoj . . . Stalinka, Oktjabrka, Janvarka, Leninka — regionoj de Kiev . . .
Kaj la Internacio — — triumfu en tutmond’! — aŭdiĝas en milvoĉa bruado, milpieda frapo k piedŝovado. Kiel multkolora fantazia arbaro flirtas standardoj, afiŝoj, devizoj, flagoj . . .
Kupra bruado de orkestroj ne ĉesas eĉ por unu minuto. Marŝas metalistoj. Marŝas transportistoj. Ledistoj. Nutraĵistoj. Kleriglaborantoj. Presistoj.
— Gek-doj! Vivu Unua de Majo — batala parado de revoluciaj fortoj de l’ tutmonda Proletaro. Hura!
— Hur—ra! . . .
Ŝancelas la stratojn giganta marŝado; oni piedfrapas la pavimon en takto kun furioza kriego de l’ orkestroj. Tara — tara — tam-tam, tara — tara — tam-tam-tam . . .
Enkojniĝas en festa bruado pioniraj tamburoj. — Trans la maroj, maroj, maroj, — jen ĉi tie, morgaŭ — tie . . . — kantas junpioniroj.
Jen spirblovante afereme, gratante per ŝtalaj radoj la ŝtonan bruston de l’ pavimo, — movas sin unu post la alia traktoroj . . . “Zaporoje”-oj, “Raŭpaj”, “Fordzonoj”. Ili tiras post si
[BILDO p.3 | 35,56,62,83] Foto de alta urba konstruaĵo ĉe stratangulo, kun tramo kaj homoj sur la strato. Subskribo: «Domo de Trustoj en Kievo (Rekonstruita post la Revolucio)».
plugilojn . . . Atendaspekte pendas iliaj brilantaj partoj. Kaj jen giganta blanka bobeno — simbolo de l’ kabla fabriko. Renkonte al ĝi rampas kirasaŭtomobiloj, tankoj, kelkmetraj ŝuoj, pontaj partoj, fervojaj vagonoj, arbosegejoj, tipograf-stabloj . . .
Konstruo de l’ Distrikta Plenumkomitato. De sur larĝa balkono krias juna blankdenta laboristo:
— Nia respondo al imperiismaj kaŭzantoj de l’ milito — la Kvinjarplanon dum kvar jaroj! Pli multe da traktoroj al la kamparo . . . Vivu la Unu-u-a . . . Hu—r—a—a . . .
Ĉirkaŭe, kien ajn vi rigardu, — multkolora, ondiĝanta, bolanta maro da kapoj. Kaptukoj, ĉapoj, ĉapeloj, kepoj, kaskoj, senharaĵoj, hartufoj, ĉapetoj . . . Kiel senfina torento fluas la manifestaciantoj.
Jen, en ordaj vicoj preterpaŝas korpkulturuloj. Junaj belstaturaj knaboj. Knabinoj en multkoloraj majaj kostumoj. Oni kantas. Trapasas piedpilkistoj. Malpez-atletoj. Gimnastikuloj. Sportuloj — akvolaboristoj.
Precize, kiel laŭ fadeno, rado ĉe rado, traveturas biciklistoj. Post ili marŝas ĉasistoj, plenuniforme kun ĉashundoj.
Jen aŭtomobilo de eksterlanda laborista delegitaro. “Vivu Unua de Majo!” krias homoj en grandaj okulvitroj, starantaj plenkreske en aŭtomobiloj.
— Hu—r—ra—a! — ĝoje bruas unuanima respondo. Sed kio ĝi estas? Pli laŭte sonas la muziko. Belsonaj fanfaroj ludas solenan renkontkanton.
¹ Tiun ĉi skizeton mi disaŭdigis esp-lingve el la Kieva sendstacio la 1-an de majo 1930 vespere. — D. V—Ĉ.
— paĝo 4 —
244 — SENNACIULO
posedas po 2, 3, 6 aŭ 10 hektaroj. En Kurzeme k Vidzeme estas malgrandaj familioj, en Latgalio po 8 ĝis 10 personoj formas familion, kiuj devas vivi per 4—6 hektaroj da grundo. Rezulte multaj latgalianoj laboras kiel servistoj ĉe riĉaj terposedantoj. Latgalio estas katolika, la ceteraj partoj de Latvio protestantaj. La pastraro havas ankoraŭ grandan influon sur la vivon de l’ malklera latgaliano. En la urboj la lab. afero estas en manoj de socialdemokratoj, kiuj ricevis en antaŭ-nelonge okazintaj elektoj al Riga-a urbkonsilantaro 29 anojn (la tuta nombro estas 100), la komunistoj — 11. Aŭtune estos elektata la latva “sejmo” (parlamento). La riĉuloj de Kurzeme k Vidzeme zorgos pri si; la malriĉa Latgalio dispeciĝos je eroj: komunistoj, socialdemokratoj, burĝoj k klerikaluloj. Ĉar la servisto ĉe la kampara riĉulo havas hundan dankemon, allogas la malgrand-posedantojn la fetiĉo pri posedo, k ili kredas la pastrajn predikojn, ke “socialistoj estas sendiaj inferuloj”. Almenaŭ ĝis nun ankoraŭ pravas (oni komprenu, sed ne malesperu!) la vortoj de l’ latva poeto Vejdenbaŭms, kiujn li skribis antaŭ proksimume 40 jaroj:
“Simplaj hometoj En sklavec’ sin turmentas . . .” ktp.
M. B. (17 254).
KIAL SENLABORECO?
La problemo pri senlaboreco ŝajnas esti unu el tiuj, pri kiuj plej diverse estas opiniata, laŭ tio kiel oni rigardas la ekonomion k la kapitalismon. Konsiderante la diversajn respondojn al mia artikolo, mi sentas min devigata ankoraŭfoje preni la plumon por provi refuti la diversajn malĝustaĵojn k plidetaligi mian teorion, kiel K-do 16 356 deziras.
K-do Soares respondis mian artikolan surskribon per “Tial ke la milito grumblas”, k mi devas demandi “kial la milito grumblas?”. La respondo estas: “Tial ke la krizo ekzistas”. Ĉu el tiu lia respondo pri la kriza problemo ne tuj klariĝas, ke ĝi ne povas esti ĝusta? Mi klarigis en antaŭ artikolo mian opinion pri la krizo k ripete diras ĉi tie mian aserton, ke la solvo de l’ mona problemo estas la solvo de l’ kriza problemo. Militoj k ribeloj nur tial estiĝas, ĉar la kapitalisma krizo regas.
Li nun krome diras, ke ni ne perdu tempon k energion por pritrakti teoriojn, sed venu al la praktiko. Bone! Sed ĉu tio estas la sola praktika solvo, akcepti la komunisman politikon? (Eble!) Ĉu oni ne unue devas klarigi teorion k poste veni al praktiko? Ĉu mi ne klarigis sufiĉe la praktikan solvon rilate al la monproblemo? Kompreneble ni povas nur atingi tion per politika batalo (rekta agado, sed ne parlamento!). Tiurilate mi devas eldiri, ke oni jam paŝas al praktikigo de l’ de mi akceptita teorio, precipe en Germanio, Svisio k Aŭstrio. La tielnomata “Fiziokrata batalligo¹” eldonas tie apartan varŝanĝilon (“monon”), kiu jam cirkulas en la nomitaj landoj, kiu ignoras la oran monon, kiu havas la perdiĝantan valoron kiel la varoj k tial pli rapide cirkulas, kies sekvo estas pli multa k ofta demandado pri varoj.
En unu karbminejo en Sudgermanio la laboristoj jam estas dutrione salajrataj per tia “mono”. (Ni ne rajtas diri “mono”, ĉar la leĝo malpermesas tion; ni rajtas paroli nur pri “kreditbileto”). En tre multaj urboj multaj varvendistoj akceptas tiujn biletojn same kiel monbiletojn ŝtate agnoskitajn. La polico kompreneble jam provis malpermesi tiun varŝanĝilon, sed ĉar ja ne estas mono, sed nur kreditbiletoj, ĝi ne povis. Se tamen oni nun malpermesus tiujn biletojn, tiam certe pli multaj laboristoj estus atentigataj pri ĝi k ĝia endanĝerigo al la ŝtato; aŭ — se tiam la tuta laboristaro jam
¹ Pli bone dirite: aparta tielnomata “Varŝanĝ-asocio”.
Alproksimiĝas novaj kolonoj. Specialaj kolonoj. Belformaj batalionoj. Skadro post skadro, roto post roto preterpasas, militigita laborista junularo.
Kun bruego k grincado rampas artileriaj baterioj. Antaŭ la tribunoj preterpasas junkomunistaj eskadronoj. Post ili — sanitaristaj taĉmentoj. Jen knabinoj en verdaj ĉapetoj, en blankaj tuketoj . . . Ili portas kun si portilojn k apotekajn kestojn.
— Vivu militigita junkomunistaro, — triumfe bruas la tribunoj. — Hur—ra! . . . Jen denove tramarŝas fabrikaj laboristaroj.
Ĉiu devizo sur afiŝego triumfe kriegas: “La maŝinigo estas rekta vojo al socialismo. Vivu socialisma raciigo!”
Super la urbo flugas belformaj ŝtalaj birdoj. De sur la aeroplanoj falas flugfolietoj. Trapasas lernejanoj, pioniraj taĉmentoj. La infanaro en plaĉaj sportĉemizoj bele tramarŝas la placon. Gaje krias la Oktobridoj¹ el aŭtomobiloj.
Mirinda knara muziko allogas multajn al la mezo de l’ strato. Gravaspekte elpaŝas brunaj, diverskolore vestitaj muzikistoj, asirianoj. Furioze ĝembojas ilia instrumento “zurna”. Bruegas tamburoj. Akresone fajfas blovtubetoj. Ĝi estas marŝparado de l’ orientaj popoloj. Sub baldakeno marŝas ĉinoj, kartveloj, ĉerkesoj, turkoj, armenoj — ĉiuj en novaj kostumoj. Kaj sub ĉi tiu muziko, meze de l’ pavimo, dancas oseto¹ en blanka vesto. Li nenion vidas ĉirkaŭ si. Li facile sin portas en mirinda danco, transjetante el mano al mano elingigitan sabron.
— Vaĥ, vaĥ! — krias la oseto, kaptita de senlima gajo. Kaj multmila amaso, ekscitita per ĉi tiu senbrida ĝojo de la brunhaŭta kaŭkazano, supersonas per sia ekstaza bruo la salutalvokojn de K-doj, starantaj sur la tribuno.
Jen vangosta, flavavanga ĉino alproksimiĝas al la dancanto k ion krias. Flirtas devizoj super la marŝantaj orientanoj. “Vivu laborist-kamparana revolucio en la kolonioj. Vivu tutmonda Proletaro!” “Ĉiu nova sukceso de Sovetio — estas frapo por la internacia burĝaro. Vivu Sovetio — la patrio de l’ internacia Proletaro!” Jen fortika, grizokula vilaĝanino en blanka eluzita kitelo. Fiere ŝi portas imponan orbroditan standardon de siaj ĉefoj. Al avangardaj kolĥozlaboruloj — terkulturistoj konstruantaj socialisman mastrumon en kamparo.
— Unuamaja saluto de laboristoj k laboristinoj! Hur-r-a!
— Hu-r-a-a! unuanime respondas la delegitoj-kolĥozlaboristoj, en akorda kolono marŝantaj dense malantaŭ la laboristoj. Kun bravaj kantoj pretermarŝas la militistaro. Marŝas superlernejaj gestudentoj. Lernejanoj . . .
— Allo, allo, parolas Tifliso.
— Allo, allo, parolas Moskvo.
Kriegas la laŭtparoliloj.
Tramarŝas centoj, miloj, dekmiloj da manifestaciantoj. Tio ne estas manifestacio, ĝi estas solena procesio! Ne, ĝi estas tra la stratoj dissternita, potenca festo ĉirkaŭkaptanta per unu triumfa sento la unuecan koron de l’ laboruloj. Ĝi estas la Dektria Unuamajo. Nevidita grandega festo.
Oni povis vidi ĉe la standardoj, kiel honora gardistaro, postrestante malfacile, irantajn kurbiĝintajn maljunulinojn . . . ili estas laborveteraninoj. Oni povis vidi sur la placo inĝenierojn, fandistojn, panbakistojn dancantajn. Oni povis vidi fratajn ĉirkaŭprenojn de ruĝarmeanoj kun iliaj militestroj. Kaj tamburis, tamburadis etaj pioniroj, sidantaj sur la koloj de barbhavaj muskolfortaj laboristoj.
Tiel aspektis nia urbo Kievo en la internacia laborista festo — Unua de Majo 1930.
D. Viktorov-Ĉeĥoviĉ.
¹ Pli junaj infanoj-zorgatoj.
¹ Ano de kaŭkaza gento.
— paĝo 5 —
SENNACIULO 245
akceptus tiun “monon”, ĝi ege atakus la ŝtaton k eble minacus ĝin per bankroto. Ĉu tio ne estas praktiko?
K-do Knourek citas sur pĝ. 190 de “S-ulo” la plej diversajn batalilojn kontraŭ la senlaboreco k opinias, ke post plenumo de ĉiuj diritaj devizoj ni ne plu suferus pro senlaboreco. Sed parto el liaj proponoj ne estas necesa, k kelkajn de li proponitajn batalilojn mi tute ne povas konsenti, tial ke ili ne forigus la mizeron k ne vigligus la ekonomion. Ekz. li proponas la 4-horan labortagon; ĉi tiu devizo estas bona tiurilate, ke multaj homoj estus entirataj en la produktado, sed malbone estas, ke la salajroj de l’ laboristoj tre malaltiĝus, ĉar la entreprenistoj ne povas pagi la saman salajron kiel por 8-hora labortago (ĉar la entreprenistoj ja devas pagi impostojn, rentumon por monpruntepreno k ne malaltigus sian propran salajron). Tial aŭ la produktado ĉesus, aŭ la mizero estus nur iom dispartigata. Plimallongigon de l’ labortago mi aprobus nur, se la kapitalismo (rentum-donanta propraĵo) estus forigita.
Krome tiu K-do i. a. eraras dirante, ke la krizo estas artefarita de la tutmondaj entreprenistoj. Ne la entreprenistoj, sed la tutmondaj monposedantoj (kreditdonantoj — kapitalistoj) kulpas aŭ pli bone, la tuta nuna monsistemo kulpas pri la krizo, same kiel ĝi kulpis pri la inflacio. Kio nun regas en plej multaj landoj, tio estas deflacio (prez-malaltigo), k nur la deflacio kaŭzas la nefunkcion de la ekonomio, ĉar la monposedantoj (kapitalistoj) profitas, se ili ne tuj elspezas sian monon, sed atendas ĝis la prezoj ankoraŭ plimalaltiĝas; tiel estiĝas la stagno en la industrio.
Rigardu la inflaciojn k la deflaciojn, k vi trovos, ke en tempoj de inflacioj (prezaltiĝo) la ekonomio vigliĝas, la senlaboreco foriĝas¹, kiel lastatempe ankoraŭ okazis en Francio, kie estis eldonitaj pli da monbiletoj k okazis ioma inflacio; tie estis nur malmultaj senlaboruloj proporcie al aliaj landoj, kie regis la deflacio. La granda germana inflacio (1921—1923) k la nun iom reganta inflacio en Sovetio (kiu bedaŭrinde malgraŭ la progresoj en ekonomia rilato ankoraŭ suferas sub la ora mono k tial ĉiel de ĝi estas dependa) estas aliaj ekzemploj por mia opinio, ke en tempoj de deflacio la ekonomio stagnas, la senlaboreco estas kompreneblaĵo.
Ĉiu objektive rigardanta laboristo nepre devas vidi, ke la mono estas la ĉefkaŭzo de l’ mizero k ke la registoj provas trompi la laboristaron tiel, ke ili neniam klarigas iom pri la rolo de l’ mono. La laboristoj ne plu devas esti fanatikaj Marks- aŭ Kropotkin-anoj en la mona rilato k opinii, ĉar ĉi tiuj ignoris la monon aŭ eĉ opiniis forigi entute la monon en la socialisma sociordo, k ĉar ili tial ne trovis bonan monsistemon anstataŭan por la hodiaŭa kapitalismo, tial la laboristaro ne bezonus okupi sin pri mono. Ne, Gek-doj, vi devas funde studi la tutan ekonomion k ĉefe la monsistemojn nunan k novan, k vi certe trovos la necesajn batalilojn kontraŭ la krizo. (6707)
¹ La inflacio cetere ne estas dezirinda ankaŭ por la proletaro (kvankam ne ekzistas labormanko), ĉar ankaŭ tiam la proleto estas la plej suferanta (aŭ la nura) k la kapitalisto faras bonan negocon. Mi citas la inflacion kiel ekzemplon nur por montri, ke la ekonomio efektive estas ĉiel dependa de la mona aferaro; la deziro de l’ proleto estas nek la inflacio, nek la deflacio, sed la daŭra firmstara valuto, k ĝin ni nur atingas per la de mi klarigita monsistemo.
AL NOVA MAJO
EMBA
Odoron violan alblovas la vento, Sed vane ĝin blovas, ĝin vane portas… Viola odoro, en morto-turmento, En sanga aero, mizere mortas.
Printempa ventblovo — plorĝemo anima, Odoro viola — la venĝ’ hienas, Aromo natura — sufero senlima, Jen majo la nigra! — karceroj plenas.
Ĉu estas la nia do tiu ĉi majo? Ne! … Majon la nian ornamas rave: Ruĝantaj burĝonoj, libero k gajo, Se ĉiuj ni luktos por tio brave.
Delonge jam nigras funebra malgajo Kaj bolas amare la malkontentulo… Nun venu libero, nun venu la Majo! Ribelu konscio, ribelu sento!
Funkciu la cerboj k haltu la suno Majestan miraklon ĝi gape miru. Por ĉia maljusto nun venu la puno… Al Majo la Nova amasoj iru!
Odoron violan alblovos la vento, Ne vane ĝin blovos, ne vane portos; Odoro viola, post longa turmento, Pri Majo la Ruĝa al ni raportos.
Por nia medito
…Neniu, neniam, povas doni la ĝustan mezuron pri siaj bezonoj, nek pri siaj konceptoj, nek pri siaj doloroj k la homa parolo estas kvazaŭ fendita kaldrono, sur kiun ni tamburas ursdancigajn melodiojn, kiam oni volus kompatigi la stelojn. Gustavo Flober (Flaubert).
Kiu estas la unua devo de l’ homo? — Ĝi estas esti memstara. Henriko Ibsen.
Se ci volas nek mortigi, nek mensogi, neniam ci sukcesos gvidi la homojn. Eŭgeno Brieŭ (Brieux).
TAGO EL MIA VIVO
Kiel juna knabo mi foje ricevis permeson sekvi kutron sur la maron por kapti haringojn per “ŝnurp”-retego. (Kutro estas unumasta ŝipeto el ligno kun ole-motoro k veloj). Ĉar estis bela senventa vetero, ni nur uzis la motoron k la kutro facile obeis al la korbatoj de l’ maŝino k fendis la marsupraĵon por kiel eble plej baldaŭ atingi la celon. Sur la malantaŭa parto de l’ kutro kuŝis preta la “ŝnurp”-retego k apude staris ses maristoj fumante k babilante antaŭ tre streĉa laboro.
Ĉe la direktilo mi sufiĉe fiera, postenis k apude staris la ĉefo k posedanto de l’ kutro, kiu de tempo al tempo uzis sian lornon por esplori, ĉu mevoj ie kolektiĝis, bona signo, ke troviĝas haringoj.
Post trihora veturado ni ne plu vidis teron, eĉ la plej ekstremaj ŝeroj (rifinsuloj) malaperis. Ĉie en la horizonto nur la senĉese ondeganta maro k super ni kvazaŭ giganta kupolo la klara helblua ĉielo.
Malproksime ni vidis aliajn ŝipetojn levi sin sur ondodorso por baldaŭ malaperi en ondovalo. La mevoj, kiuj havis la saman celon kiel ni, kapti haringojn, flugis alte k dise. Subite maristo ekkriis: Baleno! k tuj ĉies atento estis direktita tien, kie la monstro elŝpruĉigis kiel fontano akvon k vaporon. La ĉefo prenis la direktilon k turnis la kutron tien, kie malaperis la baleno. Li samtempe donis ordonon al la ŝipanoj sin teni pretaj. La baleno reaperis pli proksime k kvazaŭ el la ĉielo venantaj kolektiĝis miloj da mevoj, kiuj faris surdigan bruadon.
De la ĉefo aŭdiĝis ordono post ordono, kiun la maristoj rapideme plenumis. La kutro haltis momenton k boateto estas ŝovita de la ferdeko sur maron. Du viroj postsaltis en ĝin kun ŝnuro de l’ retego, k kvar viroj nun metis la retegon en la maron. Ekbatas denove la maŝino, k la kutro faras grandan cirklon. La supra rando de l’ reto estas tenita flosanta sur la marnivelo per flosiloj. Baldaŭ la kutro atingas la boaton k la cirklo estas fermita. Nun oni per ŝnuro ligita al
[REKLAMO p.5] E. IZGUR — NUR VOLU — La festo de laboro kaj paco — Unuamaja kanto de ribelo — Eldono dua, reviziita kaj ilustrita — Prezo: 0,70 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT Leipzig O 27, Colmstr. 1.
— paĝo 6 —
246 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
KIU VOLAS HAVI RAJTOJN, TIU AKCEPTU DEVOJN
Supozeble, kiam homo decidas aniĝi al iu asocio, li nur faras tion post zorga pensado pri ties celoj k en plena konvinko, ke li tute konsentas al la principoj k regularo de la organizo. Tial estas subkomprenate, ke liaj kotizo k abono al la oficiala organo fluas en la kason de la administrejo, kiel natura afero. Teorie, jes; sed en la praktiko? Bedaŭrinde oni pli ofte spertas tute la malon.
Ni esploru la aferon ĉiuflanke:
- Temas pri la subtenado al la organizo per la kotizoj pagendaj de la membraro, kiuj konsistigas la materian flankon, la spinon de la organizo, ties vivsangon kvazaŭe, sen kiuj ĝi ne povas funkcii; ju pli da mono estas enkasigata, des pli da laboro estas farebla, k per ĉi tiuj rimedoj ĝi povas daŭre influi sur ĉiam pli disvastiĝanta kampo.
Al ĉiaspeca organizo, ĉu politika, ĉu sindikata, ĉu religia, la suprediritaj rimarkoj ja aplikiĝas senescepte. Ke la plimulto el la membroj, aŭ pro forgesemo aŭ pro malatento, ne rekotizas ĉiujare je la difinita tempo, tion pruvas la amaso da petskriboj, kiuj estas sendataj el la administra fako de diversaj organizoj: k ke ĉe la SAT-anaro implikiĝas k ĝenas la regulan antaŭeniron ioma kvanto da membroj, tio neniel estas helpa al ĝia kredito.
- Pli grava estas la demando pri abono al la asocia organo. Ĉi tio estas afero de principo k devo, kiun volonte plenumas ĉiu lojala ano. Ĉiu organizo, por pravigi sian ekziston, nepre devas eldoni en tempo oportuna k difinita jurnalon, kiel perilon, per kiu la membraro konservas la kontakton unu kun la alia. Sur ĝiaj paĝoj troviĝas vera kroniko pri la agado en la asocio, sciigoj el ĉiuj urboj, kie troviĝas membroj, pri la movado tiea. Ĉe la SAT-anaro el la tuta mondo ankaŭ la individua membro rajtas esprimi tiom, kiom la loko permesas, sian vidpunkton pri temoj rilatantaj al administraj aferoj k similaj.
Tial ĉiu, kiu ne abonas sian asociorganon, ne rajtas sin nomi aktiva membro. Tre certe ne. Se li ne tiel multe interesiĝas pri asociaj aferoj, por sin informi pri aktualaj okazintaĵoj, do li estas nur brakseĝa ano, tute kontenta, ke aliaj toleru la plejforton de la batalo. Nur aktiva membro rajtas voĉdoni, ĉar kiel povas inteligente voĉdoni homo, kiu ne sciiĝas pri asociaj aferoj? Oni povas nur esti bone informita post legado de la jurnalo. Mi, kiu de jaroj estas aktiva SAT-ano, tute ne povas kompreni la sintenon de tiaj neabonantoj. Estas tute klare, ke sen ĉi tiu interkomprenilo (la gazeto) la influo k agado de l’ organizo estas sendube limigitaj: ĝi fariĝas pigmeo anstataŭ disvolviĝi en sanan florantan kreskaĵon.
- Pri pagmaniero k rimedoj: kompreneble estas konsentite, ke SAT ne konsistas el riĉuloj. Esence ĝi estas laborist-organizo. Ĉiu plej bone konas la amplekson de sia monujo, la monsumon disponeblan k la kotizpagojn farendajn al diversaj organizoj, kies membro li estas, krom la vivkostoj. Do ĉiu buĝetu laŭ siaj enspezoj.
La sperto montras, ke la plej ofte renkontita kontraŭstaro al la abono al “S-ulo”, por ke oni estu aktiva membro, kuŝas en tio, ke la monsumo estas tro granda por ke laboristo pagu ĝin per unu fojo. Ĉe la plimulto el laboristoj certe tio ĝustas. Sed troviĝas diversaj pagmanieroj, el kiuj oni povas profiti k per tio transsalti la barilon. La administracio estas preta akcepti abonojn ĉiu-kvaron-jare sendatajn de la elektita peranto en loko, kie fondiĝis SAT-rondo(-grupo). La anoj povas ekzemple pagi difinitan monsumeton ĉiusemajne, pri kies enkasigo respondas la grupsekretario al la administracio. Aŭ la membro mem povas kolekti la kotizon laŭvole dum unu jaro k konservi por la venonta.
Ĉiuokaze, K-doj, escepte se malhelpas longa senlaboreco, ĉiu lojala, aktiva SAT-ano devas aboni nian organon. Grumbluloj k ĉikanaj kritikantoj ne troviĝu en niaj vicoj, por tiaj mankas loko. Ĉiu individua membro rajtas elekti sian propran pagmanieron post interrilato kun la administranto. Memoru, ke la ĉeno dependas de la plej malforta ĉenero; do, faru vian devon. Kie volo, tie povo. Ofiro (2800).
LA XI-a KONGRESO DE “F.E.O.”
La XI-a Kongreso de la “Fédération Espérantiste Ouvrière” (Esperantista Laborista Federacio) por franclingvaj regionoj okazis dum pasko en la popoldomo de Nansi (Nancy). La jarkunveno de nia asocio prezentis ĉi-jare specialan gravon. Antaŭ tri monatoj du “respondecaj membroj” de la SAT-opozicio en Francio, K-doj Salan (el Nim-Nîmes) k K-do Bubu (el Orlean-Orléans) klopodis je la nomo de siaj grupoj por starigi opozicion en FEO, kulpigante ties estraron pri forlaso de la klasbatalaj principoj, sur kiuj baziĝas nia asocio. Kompreneble neniun fakton ili citis por pravigi la akuzon!
Preskaŭ ĉiuj grupoj estis reprezentataj, ĉar ĉiuj estis trafitaj de la opoziciaj cirkuleroj k de niaj respondoj. Ankaŭ multaj izoluloj konigis per mandato sian opinion.
La oratoroj de la opozicio multe, tre multe paroladis, sed ne sukcesis pravigi sian aserton, ke la federacia estraro forlasis la klasbatalon. Kelkaj K-doj laŭvice montris per bonaj argumentoj k cito el tre signifaj dokumentoj, ke la nuna situacio rezultas el la instrukcioj de la estraro de la komfrakcio, ke ili kaptu la direkcion
maŝino “ŝnurpas”, t. e. kuntiras la malsupran randon de l’ retego, tiel ke ĝi fariĝas sakego k kaptita estas amaso da haringoj. Per alia retsaketo oni poste ĉerpas la arĝentbrilajn fiŝojn en la provizejon de l’ kutro, kiu post duhora streĉa laboro fariĝas plenŝarĝita.
Preskaŭ duonparto de l’ kaptaĵo estas liberigita, k kun granda penado oni trenis la retegon sur la ferdekon. Sekvas nun paŭzo kun kafotrinkado; la trinkaĵon mi intertempe preparis.
La marsupraĵo nun dum vespero estis krispa pro venteto. La veloj estas hisataj k la maŝino ekfunkcias, k baldaŭ la kutro fendante la ondojn direktas sin hejmen. Sed, ĝis ni atingis la havenon, sekvis nin aro da mevoj kriantaj en sia lingvo “Donu al ni haringojn!”. Sed estas por satigi homojn destinita nia kaptaĵo, tial ni ne atentis la kriadon de l’ birdoj.
Malfruvespere ni feliĉe atingis la havenon, kie atendis nin gelaboristoj por prepari la fiŝojn por la merkato.
Sed, kara leganto, ne kredu, ke estas ĉiam tiel facila la vivo de l’ fiŝkaptisto. Tre ofte ili devas batali kontraŭ la furiozantaj elementoj perdante siajn fiŝkaptilojn, tre ofte eĉ la vivon. Muri (102).
[REKLAMO p.6] ĈIU LEGU la ĵus aperintan aprilan kajeron de LA NOVA EPOKO literatur-scienca revuo de SAT. El la enhavo: EMBA: Sur la vivo-montoj. — Panon aŭ revolveron. El hisp. lingvo de NELAK. — Bergiers: Simpla akcidento. — Primilita versaĵo el la skandin. literaturo. — Faktoj k dokumentoj el la antaŭmilita laborist-esperantista movado. Unuopa n-o: 0,35 mk. g. Abonu k abonigu al “La NE” ĉe ADMINISTREJO DE SAT, LEIPZIG O 27.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 247
en ĉiuj LEA-oj, por povi poste starigi Internacion, kiu kontraŭstarus al SAT. La nuna opozicio ja ne stariĝis spontanee, sed agas laŭ difinita plano.
En sia respondo la sekretario montris la malhonestan manovron de la gvidanto de Orleana grupo (K-do Bubu), kiu per cirkulero lastmomente sendita kulpigis la federacian estraron, ke en iu grupo ĝi subtenis la socialistojn kontraŭ la revoluciuloj k faris kontraŭstatutan decidon. Neniam estis socialistoj en tiu grupo (Turkŭen), kiu konsistas nur el membroj de la revoluciaj sindikatoj (CGTU)! Per tiu neveraĵo, la ĉefo de la opozicio celis kredigi, ke fakte la estraro — kies plejmulto da membroj apartenas al la revoluciaj sindikatoj — fariĝis malamiko de la revolucia tendenco, kiel estis senpruve skribite en “Komuna Deklaro de la Opoziciaj Grupoj”.
Post du tagoj da teda diskutado, voĉdono okazis kun jena rezulto: 415 voĉoj aprobis la estraron, 238 malaprobis ĝin. Resume la nunjara kongreso faris neniun pozitivan laboron. Kulpas pri tio la K-doj, kiuj ne komprenas la signifon de la esp. movado k ŝovas en ĝin maltrafe partiajn demandojn.
Almenaŭ la kongresantoj havis la plezuron ĝui belan prezentadon de dancoj k kantoj aranĝitaj de germanaj K-doj naturamikoj, kiuj gaste ĉeestis en Nansi okaze de la Kongreso. La O. K. K., k tute speciale Gek-doj Dieŭdone, bone prizorgis ĉion k meritas sinceran gratulon pro sia laboro k sindono. La sekretario: H. Kaŝon.
VOĈOJ EL SOVETIO
“Al la redakcio de Sennaciulo.
“Karaj Gek-doj! Kun granda bedaŭro mi konstatas, ke en la lasta tempo SAT multe suferas pro interna batalo. Estas aperigita nova gazeto Internaciisto, kiun parto de tre ‘revoluciemaj’ SAT-anoj kontraŭstarigas al ‘S-ulo’. En la nova gazeto oni multege skribas pri teruraĵoj okazantaj en SAT k en ĝia Direkcio. Oni alvokas la SAT-anaron bojkoti ‘S-ulo’-n.
“Aparte vaste disvolviĝis tiu ĉi agado en Sovetio. La esperantistoj sovetaj ne havas la tutan materialon en siaj manoj, k ĉefe oni ne havas ‘S-ulo’n. Sed pri ‘S-ulo’ ekzistas plej teruraj fabeloj. Nun mi, soveta esperantisto, scipovis trovi kelke da n-oj novaj de ‘S-ulo’ k devas diri, post tralego de l’ gazeto, ke fabeloj estas fabeloj k plenaĝaj homoj ne plu kredas je la fabeloj, kiujn la opozicio rakontas pri nia malnova gazeto. ‘S-ulo’ estas vera gazeto de la esperantistaro proleta. Ĉiuj raportoj estas seriozaj, bonaj, objektivaj, ili bone lumigas la vivon laboristan k politikan. Mi ankoraŭ ne vidis pli bonan gazeton esperantistan por laboristoj, ol ‘S-ulo’n. Se oni komparas ‘S-ulo’n kun ‘I-isto’, oni certe nomos la lastan nur ‘sonoretulo’, ĉar en ĝi oni ne trovas ion alian krom fanfaronaj rezolucioj k insultemaj artikoloj.
“Vivu ‘S-ulo’! k ĝi restu ankoraŭ longe la paroltubo de la proletaj esperantistoj. B.”
“Kara redakcio! Se vi enpresos la leteron, ne enmetu mian nomon, sed nur la literon B. Vi komprenas kial mi petas pri tio. Mi restas konata al vi K-do B….”
*
“…Antaŭ nelonge mi ricevis protokolon el CK de SEU, kie oni promesas en Internacia Lingvo enpresi materialon pri la ‘perfiduloj, kiuj subtenas duflankecan interligon kun Lanti’. Kredeble tio ĉi koncernas ankaŭ min.
“Antaŭ unu monato mi legis Internaciisto-n; aĉa jurnalo! Kiel mensogema ĝi estas! Kaj kiel malnoble, malbone faris M. Boubou. La artikolo estas verkita tre malsincere.
“Sennaciulo-n mi ne ricevas, kvankam Lerĥner atestas pri ĝia regula elsendado. Fakte mi estas fortranĉita de SAT-movado… N.”
K-doj, estu elpensemaj; ektrovu rimedojn por havigi “S-ulo”n al niaj Sovetiaj K-doj.
Korektoj. — Pri “En okcidento nenio nova” en “S-ulo” n-o 340, pĝ. 223, 1. kol., 10. lin., legu: samkonscie anst. senkonscie, ĉar male tiu preseraro vundus senkulpajn homojn. (Soares.)
Sur la unua pĝ. de l’ n-o 341 bv. korekti la piednotan indikon: rupio prezentas nur valoron de apenaŭ 2 ŝilingoj (½ dolaro), sed ne de 5 dolaroj!
En “Recenzejo” pĝ. 231, 2. kol., 14. lin. de malsupre) legu ĉe la adreso: 19 bis (anst. lobis).
[REKLAMO p.7] Dek kvin K-doj el naŭ landoj kolektis monon k pruntedonis ĝin senprocente al SAT kun la celo eldoni: Vortoj de K-do E. Lanti kun antaŭparolo de L. Bannier. La verko ĵus aperis: ĝi estas 192-paĝa, dense presita k entenas jenajn ĉapitrojn: 1. Mondlingvo, 2. Organizado, 3. Edukado, 4. Sennaciismo, 5. Socipolitiko, 6. Pacismo, 7. Priskriboj, 8. Polemiko, 9. Pensoj. La bele presita volumo kostas nur 12 fr. fr. (2 mk. germ., 2 ŝil., 0,50 dol., 2,50 svis. fk., 1,25 guld. hol.). Aĉetu, aĉetigu la libron: per tio vi ne nur havigos interesan k bonstilan legaĵon, sed vi plie helpos al SAT eviti la rifon, ebligante, ke ĝi pagu siajn ŝuldojn. Sidejo de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX. Administrejo: Colmstr. 1, Leipzig O. 27.
ESPERANTO K SOCIALISTAJ STUDENTOJ
Sukcesoj en Francio k Belgio
Oni memoras, ke la Nacia Kongreso de Socialistaj Studentoj, kunveninta en Strasburgo printempe de 1930, akceptis pri-espan rezolucion k decidis pli funde studi tiun mondlingvan demandon okaze de venonta kongreso.
Tiu Kongreso okazis en Tuluzo (Toulouse) de 5.—8. aprilo; iu esp-isto el la lastjara kongreso ankaŭ ĉeestis k eĉ estis raportanto pri la esp. demando: K-do Puarodo (Poiraudeau)!
Lia raporto enhavis i. a. jenajn sugestojn:
a) “La Kongreso de Soc. Studentoj disvastigu esp-on en vicoj socialist-studentaj per jenaj rimedoj:
a) Starigo de Esp. Komitato interne de l’ Federacio Socialist-Studentara;
b) Dediĉo de 1 paĝo de l’ monata revuo “L’Etudiant Socialiste” (Soc. Studento), al propagando k aplikado de esp-o;
c) Organizado de esp. kursoj interne de la soc. stud. grupoj. Por tion efektivigi, tiuj grupoj interrilatu kun la franclingva LEA k ties Socialista Frakcio.
Plie, la raporto dezir-esprimis, ke la Internacio de Soc. Studentoj publikigu bultenon en esp-o k agnosku post limigota tempo esp-on kiel oficialan lingvon; la raporto montras la dezirindon de vigla agado, por ke la Soc. Junularo ankaŭ propagandu k utiligu nian lingvon.
Tiu raporto estis entute akceptata unuvoĉe.
*
Pri la sukceso ĉe la revuo por socialistaj studentoj flandra-lingvaj “Menschen” (Homoj), aperanta en Gento (Belgio), ni raportis jam en n-o 341.
Gestudentoj ĉiulandaj, jen via devo:
La sukcesoj en Francio k Belgio havas ĉefan praktikan valoron: publikigi en la esp. paĝoj de l’ fakrevuoj informojn pri VIA VIVO de soc. studentoj. — Tial ni bezonas vian kunlaboron! Nur tiel ni povos liveri viglan k instruan materialon.
Studentoj en malgrandaj lingvoregionoj, konsciiĝu pri la gravo de tiuj Paĝoj — de nun vi povas partopreni la vivon de viaj tutmondaj Gek-doj. Abonu do, se eble, tiun aŭ alian revuon.
Sendu viajn informojn por publikigo en “Etudiant Socialiste” k “Menschen” (originale aŭ tradukite), al sekr. de Socialista Frakcio de Franclingva LEA: F. Chamarre, 64, avenue de Metz, La Rochelle (Francio).
SAT-anoj! En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron
— paĝo 8 —
248 SENNACIULO
TRA LA MOVADO
KRONIKO
ĈEĤOSLOVAKIO. La 9-a ĝenerala jarkunveno de l’ Lab. Ligo Esp-ista en Ĉeĥoslovakio okazis la 22. marto en Prago. Partoprenis delegitoj el 5 grupoj k Gek-doj el Aŭsig, Hradec Kral., Plzen, Prago. Salutojn sendis pluraj grupoj k sportsocietoj. Malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj montriĝas kresko. Aliĝis dum la jaro 6 novaj grupoj. Estas eldonitaj 3000 nacilingvaj varbfolioj. Oni korespondis kun 21 lokoj enlandaj, 12 eksterlande, ricevis 147 leterojn, forsendis 83. Oni raportis k traktis pri kunlaboro kun Lab. Gimnasta Asocio por la 2-a Viena Olimpio k kondamnis la nefavoran sintenon de ties gvidantoj al esp-o. La “Bulteno” aperis regule monate. — POLIO. Sosnoviec. Okaze de morto de juna pacbatalanto, klaskonscia liberpensulo K-do E. Sosnovski, 30 Gek-doj k neŭtraluloj kondukis lin tombejon, kie K-do B. Ĉeĥovski adiaŭis esp-lingve. — FRANCIO. En vilaĝo Kievreŝen (Quièvrechain), kuŝanta en franca teritorio apud la belga limo, K-do Gerekens gvidas kurson por 15 skoltoj (gejunuloj) en la Skolta ejo. (15 973).
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Infanmurdo. Biblioteko de Japana literaturo. Vol. 3. Jûsô Jamamoto. El la japana originalo trad. Joŝiŝi Ŝimomura. Esperanto-Kenkjû-Ŝa. Form. 12×16 cm; 47 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g.
Ĉi tiu teatraĵo prezentas dramon kaŭzatan de la mizero. Ia malfeliĉa graveda kuliino, perdinte sian edzon, devas per sia sola laboro nutri sin, sian infanon k sian maljunan, invalidan patron. Naskinte sian duan idon k vidante, ke ŝi ne povas ĝin mamnutri, ŝi ĝin mortigas en granda doloro kvazaŭ pro kompato. La bonkora policano Kojama ŝin arestas k faras, malgraŭ ĉio, sian profesian devon kondukante ŝin al la ĉefoficejo.
La verko estas bone presita, la stilo korekta, la dialogo vigla k la temo interesa. H. B.
Epizodo en Ŝuzenji. Biblioteko de Japana literaturo. Vol. 4. Kido Okamoto. El la japana originalo trad. Ŝihej Mijake. Esperanto-Kenkjû-Ŝa. Form. 12×16 cm; 46 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g.
Ĉi tiu epizodo prezentas dramon, kiu okazis en la 12-a jarcento. Tiam en Japanujo interbatalis du grandaj, potencaj familioj. La estro de unu el ili, Minamoto Joriie, estis mendinta sian maskobildon al la artisto Jaŝao, sed ĉi tiu ne volas ĝin liveri, pro tio ke la bildo ne kontentigas lin mem: efektive, la masko aspektas ne vivanta sed mortinta, k tio antaŭsignas malfeliĉon. Tamen la filino de l’ artisto, Kacura, transdonas ĝin sekrete al la estro, kiu tre kontenta faras el ŝi sian favoratinon k fianĉinon. Fine la geamantoj mortiĝas ambaŭ en la batalo ĉe Ŝuzenji.
La preso k la stilo estas bonaj. La tradukinto uzas malgraŭ (pĝ. 11 k 22) en loko de malgraŭ ke. Pro la klaro oni devas diferencigi malgraŭ, malgraŭe k malgraŭ ke, same kiel dum, dume k dum ke (dum kiam); la unua estas prepozicio, la dua adverbo k la tria konjunkcio. Mi notis (pĝ. 30) jenan rimarkindan parolturnon: ĝi ne estas loko por homoj vivi. H. B.
B. Lavrenev, DISROMPO. Tradukis el rusa Helena Sazonova. 47 pĝ. Form. 14×20. Prezo: 0,80 mk. g. Eld. EKRELO, Leipzig. 1931.
Temas pri teatraĵo el la “heroeca periodo” de l’ rusa revolucio, en kiu la bolŝevikoj preparis sian venkon. La plej multaj scenoj ludiĝas sur la krozŝipo “Aŭroro”, kiu poste famiĝis per sia ago kontraŭ la Vintran Palacon en Petrogrado tiel kontribuante al la venko de l’ revolucio. Preseraroj troas en la libro; sur pĝ. 6 troviĝas vortmonstro “ekscentrkonduta” (kiel prononci?); ĝenerale la lingvo estas korekta. N. B.
NIA POŜTO
2877. — Ni kvitancas ricevon de via manuskripto, kiu taŭgas por “LNE”. Red.
1307. — Dann? Kompletan adr. ni bezonas. Monon ni sendis al Arvid. Adm.
[REKLAMO p.8] Letervesperon aranĝos Esp. Klubo de Höganas la 16-an de majo ĉi-jare. Skribu multnombre! La morala devo certe estas plenumota. Adr.: K-do Harald Nilsson, Smedjegatan 3, Höganas (Svedio).
[BILDO p.8 | 37,50,42,55] stelo apud la reklamo pri letervespero
[REKLAMO p.8] Esperantista Tendaro 13 km. de Nice. Vivo sub tendoj. Suno tutan jaron. Plena pensiono en tendo de 4 mk. g. Spec. prezo por karavanoj. Ekskursoj, nekare: Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu al: K-do Yelland, ASPREMONT apud Nice (Francio).
[BILDO p.8 | 37,54,42,63] desegnaĵo de tendo kun flago
[REKLAMO p.8] Intersteno
[BILDO p.8 | 37,66,64,78] stenografiaj signoj de Intersteno por la samaj vortoj en kvin lingvoj
la kato (esp.) le jour (franc.) the town (angl.) die [nelegebla] (germ.) [nelegebla] (rus.)
Por ĉiuj lingvoj la samaj signoj Koresponda skribo (fundamento) RM 1.— Rapida skribo (supera ŝtupo) . . RM 1.— 3 aldonoj por po 7 naciaj lingvoj po RM 1.— Instituto de Intersteno Friedenstr. 79, Duisburg (Germanio) Haveblaj ankaŭ ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT Colmstrato 1, LEIPZIG O 27.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: Liberdade, Lisboa, 29. 3., sklaveco en 20 jarc. (333/334).
Priesper. artik. k notojn enhavis: Le Règne de l’Homme, Bièvres, 15. 3., 1. 4.; Les Primaires, Issy-les-Moul, apr. (pri SAT); Le Réveil Ouvrier, Nancy, 11. 4.; Signalen, Stokholmo, 9. 4.; Le Cri du Peuple, Paris, 15. 4.; L’Effort, Lyon, 4. 4.
Okaze de sia 25-jara ekzisto la Malmöa Esp. Klubo eldonis 8-paĝan ilustritan jubilean gazeton.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
AŬSTRIO
— Fine de aprilo finiĝos kurso kun 30 partoprenantoj. Bonvolu sendi el ĉl., L, PK, por pruvi ke esp. estas disvastigita en la tuta mondo. Adr.: J. Zirngast, Burggasse 3, Bruck a. M., Stmk.
BRITIO
— Kiu vendos al mi n-on 1 (61), okt. 1928 de “La Nova Epoko”? Skribu al: K-do Burbey, 21 Gipton St. Roundhay Rd., Leeds.
GERMANIO
7 Gek-doj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI. Ni nepre resp. Adr.: K-do Erwin Becker, Ndf. 45, Weigelsdorf/Eulengebirge.
K-do Wilhelm Dobel, Arnsdorf/Sa., kĉl, L, PK, PI.
— 6 Gek-doj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI. Resp. garantiata. Adr.: Alfred Häntzschel, Lichtenhain 15 F, b. Bad Schandau/Elbe.
SOVETIO
— Grupo de int. lab. interligo de fervojistoj proponas seriozan koresp-adon kun eksterl. fervojistoj. Skribu al: Boriso Vdovenko, grupo Oktjabrska de Esperantistoj, Oktjabrskaja 26, Moskvo-Lublino.
TURKIO
Adresŝanĝo. — K-do J. Tabakov, gani bey köşkü, Namazgah mahalesi, Büyük Camlica, Konstantinoplo.
La plej norda esp.-klubo en la mondo
“Montlagopo” aranĝas letervesperon dum aprilo k majo. Ni atendas L, PK, PI ktp. el ĉ. landoj. Resp. garantiata. Bonvolu adresi: S-ro B. Oskarsson, Kv. 70, T. 8, Kiruna (Svedio). Skribu sur la koverton: “Por letervespero”.
ATENTU! 50 komencantoj de esp-o dez. korespondi kun la tuta mondo pri div. temoj, L, PK, PI. — Adr.: K-do E. Zachte, Henrietta-Ronner-Str. 2, II, Amsterdam (Z), Nederlando.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Okaze de la Unua de Majo | 241—42 |
| Majo | 242 |
| Rezignu vian potencon! | 242 |
| La trompo pri rasa supereco | 242—43 |
| La klasbatalo tra la mondo | 243—44 |
| Kiel pasis la Unuamaja Tago en Kievo | 243—44 |
| Kial senlaboreco? | 244—45 |
| Al nova Majo | 245 |
| Por nia medito | 245 |
| Tago el mia vivo | 245—46 |
| Tra Esperantio | 246—48 |
| Korespondado | 248 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
M 1c Paul Gottgetreu, Herrenstr. 12
N-ro 344, 7-a de majo 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
- Mai 1931
7-a JARO, N-o 344 — LEIPZIG, 7. / 5. 1931
[BILDO p.1 | 30,4,68,12] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
M 1c Paul Gottgetreu, Herrenstr. 12
Kiam la demokrata revolucio triumfis en Ĉinio
Hodiaŭ mi provos skizi per kelkaj vortoj la veran situacion de la laborista klaso en la nova lando de l’ triumfanta demokratio — Ĉinio. Ĉu vi scias, kion signifas tiu triumfo por la ĉinia proletaro? Do, aŭskultu, vi, kiuj ankoraŭ havas naivajn iluziojn pri la demokratio.
Estas la 8-a de marto 1931. Matene je la 8-a horo la tuta urbo (Kanton) prezentas aspekton tute ne kutiman por la loĝantaro. Kio okazas? Tute simple, okazas manifestacio.
Antaŭ kelkaj jaroj, en kruelaj k sangaj bataloj, la demokratio naskiĝis en Kanton. Okazis, ke dum kelkaj tagoj la tuta urbo estis posedata de la ruĝa armeo, el laboristoj k kamparanoj. Dum unu semajno nur, la proleta potenco sukcesis flirtigi la ruĝan flagon super tiu ĉi urbo. Tio estis okazinta tute simple, k preskaŭ sen batalo. Pace jam, la Kantona Komuno komencis organizi la diktaturon de l’ proletaro. Kompreneble tio ne plaĉis al la naciistoj, tute same kiel tio ankaŭ ne plaĉis al la tutmondaj imperiistoj. Tial laŭ la sama maniero kiel en Francio en la jaro 1871, la kontraŭrevoluciuloj, la tielnomataj patriotoj, je la nomo de sia patriotismo ne hezitis postuli helpon de la fremdaj militistaroj, kiuj tiam estis en Kanton.
En kvar tagoj, la faruloj de ordo k paco, post glora k heroa defendo de la ruĝarmeanoj, sukcesis tamen forpeli la “banditojn” (tiel oni en tiu ĉi lando kutimas nomi la komunistojn). Ĵaluzaj pri la laŭroj de fifama franca heroo (la eta Tjer-Thiers), la novaj venkintoj fariĝis senkompataj por ĉiu, kiu estis k eĉ nun ankoraŭ estas suspektata esti komunisto.
Dum la tagoj, kiuj tuj sekvis la finon de la batalo, estis senkompate murdataj, ofte sen juĝo eĉ, centoj k miloj de la plej bonaj tavoloj de la proleta klaso. Inter ili oni plej zorge elektis la plej klerajn k la plej sindonajn laboristojn aŭ proletajn studentojn. Tute egale oni mortigis, ne atentante pri la aĝo k la sekso de la kondamnitoj.
La plej simpla k plej rapida ekzekutmaniero estas jena: Oni vicigas la ekzekutotojn ope k genuflekse, metante malantaŭ ĉiuj mortontaj la ekzekutiston. Je unu sola signalo, la ekzekutistoj pafas la viktimon. Post tio oni nur bezonas entombigi ilin, plej ofte en la foso mem, kiujn ili jus finis fosi.
[BILDO p.1 | 34,48,63,62] Foto de tombejo kun monumento en malferma kamparo.
Tombejo, kie putras 20 000 klasbatalintoj, mortigitaj en Kanton antaŭ kelkaj jaroj de la reakcio. (Foto de K-do Perer.)
Do, en tiu ĉi marta mateno, la venkinta demokratio festis tiun gloregan datrevenon. Rapide mi skizas ĝin.
Jam ĉe la ektagiĝo aŭdiĝis tra la tuta urbo konfuzaj bruoj. Inter la 7-a k la 8-a horo la ĉefaj stratoj de la urbo pleniĝis de “popolo”. Tiu “popolo” — kiel oni plej kutime nomas ĝin ĉi tie — konsistis el la tuta burĝa infanaro k la burĝa studentaro. Plej multe la manifestaciantoj estis vestitaj per tute novaj k puraj vestaĵoj. Ĉi tiuj estis en plej oftaj kazoj la uniformoj de usona deveno: skota kostumo.
Kelkaj taĉmentoj posedis sian muzikistaron, sed ĉiuj tramarŝis ne tro orde. Kune kun la pseŭdaj soldatoj oni ankaŭ venigis por reprezenti tiun popolon, kelkajn taĉmentojn de la oficira lernejo. La ĉielo estis traflugata de kvin milit-aeroplanoj, kiuj de tempo al tempo jetis flugfoliojn sur la urbon.
Finante la manifestacian kolonon, sekvis veturiloj k ŝarĝaŭtomobiloj plenigitaj de soldatoj k policistoj, bone k zorge armitaj. La manifestaciantoj trapasis la stratojn silente k senefekte. La vera popolo, t. e. la laboristaro, tute ne atentis pri tiu patriota manifestacio. Kelkaj scivolemuloj staris sur la trotuaroj, sed eĉ la plej granda kvanto de la komercistoj ne eliris el siaj butikoj por rigardi tiun patriotaĵon.
La laboristoj daŭrigis, jen sur la antaŭtrabaĵoj, jen sur la stratoj, aŭ ĉe la fundo de la malantaŭaj butikoj, sian laboron.
Kontraste kun tiu “popolo”, kiu manifestaciis, la vera nia, vestita el ĉifonoj, daŭrigis siajn okupojn.
La riĉa infanaro tie paradis, k dume la malriĉaj infanoj eĉ ne levis la kapon, tiom distritaj ili estis, okupataj ludi en la malpuro de la kotplena strato.
La laboristoj vere ne tiom zorgis pri tiu manifestacio kiel la policistaro pri ili. Ja sur la loko, kie sin trovas amasigitaj la laboristoj, kiel ekzemple en la konstruataj stratoj, k ankaŭ ĉirkaŭ la fremda koncesio, ĉe ĉiuj stratanguloj staris duope la policistoj kun ŝargitaj revolveroj en siaj manoj.
La popola soldataro ankaŭ ne estis en la strato, en tiu momento. Ĝi estis zorge rezervita, en la staloj, kiuj servas al ili kiel loĝejo. Tie ili atendis nur la eventualan okazon, repacigi la ordon, se eventuale ĝi estus ĝenata. Kaj tia estis tiu patriota manifestacio
— paĝo 2 —
250 — SENNACIULO
popola. Je la deka horo ĉio estis finita, k la plej feliĉaj homoj estis sendube la studentoj, kiuj ĝuis liberon dum tiu tuta tago. —
Kiaj do estas la rezultoj de 12 jaroj de demokrata respubliko en Kanton?
Antaŭ ĉio tio, kion oni plej unue vizitigas al la fremdulo, estas, kompreneble, la neeviteblaj monumentoj por honori la memoron pri la “herooj” de la nacia revolucio.
Proksime apud la urbo oni jam konstruis k finkonstruas kelkajn beleĝajn monumentojn. Milionoj estis elspezitaj por tio. Por ilin konstrui, kiom da laboristoj pereis? Sed kio estas laboristo por la mendintoj?
En alia parto de mia raporto speciale pritraktonte la veran vivon de l’ laborista klaso en ĉi tiu urbo mi hodiaŭ simple volas rimarkigi, ke eĉ post ilia morto oni traktis tre malsame la viktimojn. Sur la dekstra flanko de la tombejo stariĝis luksaj monumentoj, kiuj montras, ke tie oni entombigis kelkcentojn da naciaj kadavroj. Tamen se vi estas kun iu laboristo, li antaŭ ĉio montros al vi tre modestan ŝtonblokon, starantan super betonita fosego.
Tie sube dormas por eterne 20 000 el niaj K-doj. Tiuj estas la viktimoj de la gloraj tagoj, kiujn la demokratio festis hodiaŭ. 20 000 el niaj K-doj kuŝas tie k eĉ nenia ŝtona enskribo atestas pri tio (kompreneble).
Tamen la Kantona laboristaro ne forgesas siajn fratojn, unuope ofte vizitas la modestan tombejon, parencoj, amikoj aŭ simple klaskonsciaj laboristoj.
La aliaj rezultoj de la burĝa venko estas kelkiom da belaj lernejoj, kiujn ili konstruis, sed nur por burĝaj infanoj kompreneble. La proletaj infanoj ne bezonas lernejojn; k kiam tamen hazarde oni instruas proletajn infanojn, tiam por ili sufiĉas la malnovegaj konstruoj, kiel ekzemplo ekspreĝejo, aŭ similaĵoj.
En venonta priskribo mi pritraktos la vivkondiĉojn de l’ Kantona laboristaro, tiom kiom estis eble al mi ekscii pri tio.
L. Perer (Peraire), 9344.
[REKLAMO p.2] Leo Tolstoj — ĤODINKA — La 8-a volumeto de “Biblioteko de S-ulo” — Du rakontoj de la fama verkisto, ilustritaj per reproduktoj de artpentraĵoj. Kun enkonduka artikolo de K-do N. Modenov kaj skizo de Akademiano V. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto. — 64 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g. — Adm. de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
La hispana respubliko en la laborista gazetaro
Ĉar ni bedaŭrinde ne ricevis raporton el niaj K-doj en Hispanio mem pri la jusaj okazintaĵoj, ni opinias konvene k interese konigi al la legantaro almenaŭ la esencon de la raportoj k opini-esprimoj, kiujn publikigis pri tio la laborista gazetaro franclingva per la buŝo de siaj speciale al Madrido senditaj reprezentantoj (escepte la anarkista, pri kiu ĉerpas la opinion el redakcia artikolo de anarkista gazeto aperanta en Parizo).
En la socialista ĵurnalo “La Popolano” (Le Populaire) Frosar (Frossard) prezentas sian vidpunkton, siajn impresojn en lumo tre optimisma rilate
[BILDO p.2 | 40,29,64,52] Karikatura desegnaĵo de la kapo de maljuna viro kun lipharoj.
MACIA la respublikana ĵurrompanto, kiu perfidis Katalunion, postulantan sian sendependecon. (Bildo k teksto el L a H o m a r o.)
al la plua disvolviĝo de l’ juna respubliko. Li fidas, ke la socialistaj K-doj enirintaj kiel ministroj la novan registaron koalicie kun demokrataj respublikanoj, garantios la iom-postioman atingon de pozitivaj akiroj sur la vojo al socialismo. Alveninte du tagojn post proklamo de la respubliko en Madridon, li entuziasmiĝas pri la festa ĝojo de l’ loĝantaro, la ĉiea agitiĝo por kunhelpi sukcesigi la novan reĝimon. Li ankaŭ trovas entuziasmajn vortojn pri la ruĝaj flagetoj sur aŭtomobiloj, la ruĝaj brakrubandoj de l’ Madridaj policanoj, la ruĝa flagego sur la konstruo de l’ Just-ministerio k pri aliaj eksteraj signoj pri la reĝimŝanĝo. Kaj li konstatas:
“La revolucio ne malordegigis Madridon. La balotila kanonado sufiĉis por renversi unu el la plej malnovaj monarkioj de Eŭropo… Fakte, kun la falo de Primo de Rivera komenciĝas la hispana revolucio. Sed ĝi havas tiun ĉi unikan karakteron esti iel leĝa revolucio. Ĝi atestas pri la ne tro alte taksebla valoro de l’ universala voĉdono. Revolucio politika, sendube. Almenaŭ pormomente. Revolucio tamen. Kaj el ĉiuj revoluciaj armiloj, ni do rekonu, ke la balotilo ne estas la malplej efika, estante la malplej mortiga. La laborista klaso, kun sia solida partio, disciplinita, formita en la batalo, kun la 300 mil sindikatanoj de l’ hispana Labor-konfederacio¹, estis kapabla certigi la respekton de l’ popola volo… Tiu ĉi reĝimŝanĝo similas preskaŭ, pro la kondiĉoj, en kiuj ĝi estiĝis, al ŝanĝo de ministraro…”
En la komunista ĵurnalo “La Homaro” (L’Humanité) Peri opinias, ke la regantaj klasoj en Hispanio ne havis, konsidere la ekonomian k socian krizon, alian alternativon por savi la strukturon de l’ reĝimo, ol: aŭ formi konstitucian demokrate-liberalan registaron (subtenatan de l’ socialistoj) aŭ renversi la monarkion k starigi respublikon; k ke oni decidiĝis por la dua solvo pro la kreskeganta malpopularo de l’ monarkio ĉe la popolamasoj. Li konstatas, ke la manifestacioj, kiuj okazis la sekvintan tagon de l’ baloto en la grandaj urboj, ne havis distingan revolucian karakteron, kiun ili tamen estus akirintaj, se la reĝo estus provinta kontraŭstari per diktatoreca perforto la popolan movadon. Peri diras, ke la respubliko ne povas solvi la plej fundamentajn problemojn, kiuj estas la samaj kiel sub la monarkio, ke ĝi eĉ “en la nuna momento estas la plej taŭga organizo por senbridigi sur la proletaron la plej sovaĝan reakcion. La posedantaj klasoj tion cetere tre bone komprenis. Kontraŭe al la senpripensaj antaŭdiroj, la peseto² tre honore rezistis al la politikaj skuoj de l’ lasta semajno. La bankoj aliĝas kun elmontremo al la nova povo…” Sed li atentigas aliflanke pri tio, ke la respublikanaj iluzioj en la lando estas grandegaj ĉe la popolamasoj, k male la komunista influo malgrandega pro manko de forta organizo, ĵurnalo ktp. Atentiginte pri la instru-ministra sciigo, ke la katolikismo restas ŝtata religio, li rimarkigas, ke socialistoj k anarkistoj ĝoje aklamas la respublikon k donas al ĝi sian apogon.
Li esprimas kun insisto sian bedaŭron pri la perfido, kiu kaŭzis la entombigon — post nur 5-taga ekzisto — de la sendependa respubliko de Katalunio, kies loĝantaro, precipe la laboristoj, havas fortan nacian senton bazitan sur propra lingvo.
En la anarkista organo “La Liberecano” (Le Libertaire) diras al ni B. Andre, salutinte la “venkon, kies tutan gravon oni ne ankoraŭ povas kompreni, ĉar apartenas antaŭ ĉio al la
¹ Temas pri la “Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj”. — Red. ² Hisp. monunuo. — Red.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 251
revoluciuloj ĝin kompletigi k firmigi”, ke ili (la hispanoj, ĉasinte sian reĝon, “atentu, ĉar ĉirkaŭ ili vagas spione potencaj malamikoj; potencaj per la rimedoj de esplorado, pri kiuj ili disponas, k per la mono. Eklezio k Kapitalo ne estas ŝancelitaj per la skuo; nu, ili estas la du esencaj fortoj de l’ sklavigo k de l’ mizero; ĉie, kie ili sin trovas, ili dividas k ili putras. Por ne esti sciinta, ke la socia revolucio estas kontinua kreado, la nia¹ estis malsukcesa. Ni dezirus por la hispanoj, ke ili realigu tion, kion ni ne povis fari k ke ili ne kontentiĝu pri balotilo, per kiu oni tromp-esprimas tro facile la opinion k oni sankcias sian propran sklavecon.”
¹ T. e. franca (de 1789). — Red.
LA EFEKTIVIGO DE LA KVINJARA PLANO K LA SOCIALISMA KONSTRUADO
Konfirmiĝas pli k pli, ke la Kvinjara plano estos, en siaj ĉefaj trajtoj, efektivigata dum kvar jaroj. Tiu fakto estas treege grava por la eŭropa politiko. Por klarigi al si ĝian gravon, sufiĉas kompari la antaŭkalkulojn pri la plano por la kvina jaro (1932 ĝis 1933) kun la situacio en la unua jaro (1927—1928).
| jaro 1927–1928 | jaro 1932–1933 | |
|---|---|---|
| Suma produkto de elektra energio (miliardoj da kvh) | 5,1 | 22 |
| Suma elfosado de brulaĵo (milionoj da milkilogramoj) | 57,6 | 105,3 |
| Feraj minaĵoj (milionoj da milkilogramoj) | 3,3 | 10 |
| Maŝinaj konstruoj, kaldronegoj (kvadratmetroj da varmigsurfaco) | 114 000 | 300 000 |
| turbinoj (kv) | 60 000 | 650 000 |
| Kolektivigo de la kampkulturo prisemata areo de la kolektiva sektoro (milionoj da hektaroj) | 2,3 | 27 |
| Transportoj, cirkulado de komercaĵoj (milionoj da milkilogramoj) | 150 | 280 |
Tiuj kelkaj nombroj, kiuj, mi ripetas tion, estos sendube superataj, pruvas, ke USSR eniras la vojon de rapida pligrandiĝo de sia produktado, k vojon de utiligo de siaj multnombraj riĉaĵoj, kiujn la carismo ne ekspluatis. Sed, la ĉefa demando por ni, revoluciuloj, estas ĉu tiu produktada pligrandiĝo indikas, aŭ ne, iradon al socialismo.
Socialismo estas nek direktata ekonomio, nek pligrandigita produktado, nek koncentriĝo de la produktrimedoj. Socialismo estas, esence, forigo de la ekspluatado al homo de homo, estas starigo de senklasa socio. La ekzisto de reganta klaso evidentiĝas per la ŝtata povo, kies rolo estas daŭrigi la superregadon de tiu klaso. La studo pri la ŝtato havas, do, precipan sencon por la koncerna demando.
Lenin, kiu komprenis la tutan gravon de la ŝtata problemo, skribis dum aŭgusto 1917, t. e. du monatojn antaŭ la Oktobra revolucio, sian faman verkon: Ŝtato k Revolucio. En tiu libro, li klopodas “restarigi la veran doktrinon de Marks pri la ŝtato”, k konigi sian propran koncepton. Mi ne povas pli bone fari ol lasi al li la parolon; la ĉiulandaj leninanoj certe ne riproĉos tion al mi.
“La ŝtato — skribas Lenin — estas rezulto k sinevidentigo de nepacigeblo de l’ klasaj kontraŭdiroj. La ŝtato estiĝas tie, tiam k tiom, — kie, kiam k kiom la klasaj kontraŭdiroj ne povas esti interpacigitaj. Kaj renverse: la ekzisto de l’ ŝtato pruvas, ke la klasaj kontraŭdiroj estis nepacigeblaj.
La ŝtato estas la instrumento de ekspluatado al la subpremata klaso. Por trudi sian superregadon, la reganta klaso starigas armitan forton, diferencan de la popolamaso, kiu disponas la malliberejojn k ĉiajn subpremajn instituciojn.
“Ni rajtas paroli pri apartaj taĉmentoj de armitaj homoj, ĉar propra al ĉiu ŝtato socia regpotenco ne koincidas senpere kun la armita loĝantaro, kun ĝia ‘memaganta armita organizo’…
“…Por financado de aparta, staranta super la socio, socia regpotenco estas bezonaj impostoj k ŝtataj ŝuldoj…
“Posedante la socian regpotencon k la rajton devige preni impostojn, la ŝtatoficistoj — skribas Engels, fariĝas organoj de l’ socio super la socio…”
“La du institucioj plej karakterizaj por ĉi tiu ŝtatmaŝino estas la ŝtatoficistaro k la konstanta armeo…”
“En ĉi vortoj rompi la burokrate-militan maŝinon” enestas la mallonge esprimita ĉefa leciono de l’ marksismo rilate la problemon pri la taskoj de l’ proletaro en revolucio koncerne la ŝtaton…”
“Tia sinsekvo de l’ okazintaĵoj devigas la revolucion ‘koncentrigi ĉiujn fortojn de l’ detruo’ kontraŭ la ŝtata regpotenco, devigas meti kiel celon ne la plibonigon de l’ ŝtatmaŝino, sed la detruon, neniigon ĝian…“
“Per kio ĝin anstataŭos la proletaro — pri tio la plej instruan materialon donis la Pariza Komuno. —
Lenin citas jenon laŭ Marks: “La unua dekreto de l’ Komuno estis la neniigo de l’ konstanta armeo k ĝia anstataŭo per la armita popolo… La Komuno formiĝis el la elektitaj per la ĝenerala elektorajto en diversaj regionoj de Parizo urbaj deputitoj. Ili estis respondecaj k ajnatempe ŝanĝeblaj. La plejparto da ili konsistis, estas memkompreneble, el laboristoj aŭ el rekonitaj reprezentantoj de l’ laborista klaso… La polico, ĝis nun estinta ilo de l’ ŝtata registaro, estis tuje senigita je siaj politikaj funkcioj k transformita en respondecan organon de l’ Komuno, ŝanĝeblan ajnatempe… Samtiel — la ŝtatoficistoj de ĉiuj aliaj administraj fakoj… komencante de l’ membroj de l’ Komuno, de supre ĝis malsupre, la socia servo devis esti plenumata por la salajro de laboristo… Post la forigo de l’ konstanta militistaro k de l’ polico, de tiuj iloj por la materiala regpotenco de l’ malnova registaro, la Komuno senprokraste eklaboris por rompi la ilon de spirita premegado, la forton de l’ pastroj… La juĝistaj postenuloj perdis sian ŝajnan sendependecon… Ili devis estonte esti elektataj malkaŝe, esti respondecaj k ŝanĝeblaj…” (Marks: La civila milito en Francio.) Kaj li daŭrigas:
“Do, la disrompitan ŝtatmaŝinon la Komuno anstataŭis kvazaŭ “nur” per pli plena demokratio: la neniigo de l’ konstanta armeo, la plena elektateco k ŝanĝebleco de ĉiuj oficuloj… La demokratio efektivigita kun tia pleja pleneco k konsekvenco, kun kio tio ĝenerale estas pensebla, transformiĝas el la burĝa demokratio en la proletan…”
“La plena elekteblo, la ŝanĝeblo en ajna tempo de ĉiuj senescepte postenuloj, malaltigo de ilia salajro ĝis la ordinara ‘laborpago de laboristo’, tiuj ĉi simplaj k ‘memkompreneblaj’ demokratiaj rimedoj, unuigante plene la interesojn de l’ laboristoj k de la plejparto de l’ kamparanoj, servas samtempe kiel ponteto, veniganta de l’ kapitalismo al la socialismo…”
“Por la proletaro estas necesa la ŝtato — ĉi tion ripetas ĉiuj oportunistoj, socialŝovinistoj k kaŭtskianoj, kredigante, ke tia estas la instruo de Marks, k ‘forgesante’ aldoni, ke, unue, laŭ Marks, por la proletaro estas necesa nur la formortanta ŝtato, tio estas, organizita tiele, ke ĝi senprokraste komencu formortadi k ne povu ne
[REKLAMO p.3] Aperis ĉe SAT-KOOPERATIVO la belega fantazia romano de A. Bogdanov RUĜA STELO kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. Formato 12×18 cm. 168 paĝoj. Prezo: 1.60 mk. g. — Tre leginda libro. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio
— paĝo 4 —
252 — SENNACIULO
formorti kaj, due, por la laboruloj estas necesa la ŝtato, tio estas ‘la proletaro organizita en reganta klaso’.”
Mallonge, por Lenin kiel por Marks k por Engels, la ekzisto de ŝtato estas pruvo pri klaskontraŭdiroj. La laborista ŝtato, nepra dum la provizora periodo inter la kapitalismo k la socialismo, diferencas per la sekvanta ecaro: La konstanta armeo estas forigata k anstataŭata per armita popolamaso. La polico estas senposedigata je siaj politikaj funkcioj. Ĝi fariĝas nur urba oficfako. Ĉiuj ŝtatoficoj, senescepte, estas elekteblaj k ajnatempe ŝanĝeblaj. La salajroj de la ŝtatoficistoj ne superas la kutiman laboristan salajron. Finfine, tiu ŝtato devas pli k pli formortadi.
Koncernas niajn sovetiajn K-dojn sciigi al ni, ĉu la efektivigo de la Kvinjara plano iras sampaŝe kun la aliiĝoj de la ŝtato, kiuj antaŭsignas la iradon al la socialismo.
8 555.
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Kapitalista mismastrumado (Germanio)
En Metingen (Möttingen), Suda Germanio, ekzistis moderne instalita cementfabriko, kiu produktis la plej bonan k kvalite plej valoran cementon en tuta Germanio. Disvendo k mendoj abundis por longa tempo, eĉ ankaŭ en la nuna kriza periodo. 200 laboristaj familioj akiris sian panon per tiu ĉi fabriko. Metingen estas la sola bavaria loko, kie troviĝas cementspeco aparte taŭga por akvaj k subakvaj konstruoj; la fabriko do povis produkti senkonkurence k tial ne aliĝis al la cementsindikato. La cement-potenculoj, pro tio ĉagrenitaj, foraĉetis la ekspluatgrundon en la ĉirkaŭo de l’ fabriko, por ke estonte ĝi ne plu havu materialon. Poste la cement-sindikato reduktis subite la prezon por 10 toneloj da cemento de 520 al 280 mk. germ. (sub memkosta prezo), por tiel devigi la Metingen-an fabrikon aliĝi la sindikaton. Sed ili fiaskis, ĉar la ĉefakciulo aĉetis pliajn akciojn. En parlamento ekestis postulo, ke la regno elproprigu la fabrikon, kiu intertempe estis malfunkciigita (la laboristoj iĝis senlaboraj). La peticio trovis akcepton, sed la regno nenion faris; ŝtatsekretario Funke deklaris, kiam aperis interesito kun la bezonata kapitalo, ke Bavario ne kapablas elpaŝi por la elproprigo. Sed anstataŭe la cementsindikato elpaŝis por tute malkonstruigi tiun cementfabrikon, kiu produktis unuaklasan varon, k iom gajni per tiu detruo. La cementprezo ree altiĝis ĝis 520 mk. g. por 10 toneloj. — Tiel la kapitalismo mastrumas ĉie; el Eŭropo ĝi forigas milojn da spindeloj al Ĉinio k Hindio; ĝi ĉesigis minekspluatadon ĉe Zig (Sieg)-rivero, anstataŭigante ĝin per “pli malkara” fero el Kanado k Svedio; al Kanado ĝi forlogas hungarajn etbienulojn en minsklavecon. La ŝtato havas ne nur la rajton, sed eĉ socian k etikan devon elproprigi la produkt-akiraĵojn de l’ kapitalistoj k ilin redoni kiel laŭleĝan proprajon al la laboristoj, per kies laboro kreiĝis la fabrikoj. Kion valoras tiuokaze la perfort-dekretoj de Bruning k la proponoj de l’ komisiono por laborhavigo?
Ajo (15 455).
La premeganta diktatoreco en Venezuelo
Akra teroro furiozas en Venezuelo sub la diktatoreco de Juan Vincente Gomez. En tiu ĉi tielnomata respubliko neniu elekto okazis depost tridek jaroj; ĉiuj politikaj kontraŭuloj estas ekzilitaj, mortigitaj, enkarcerigitaj aŭ forkuris. Pli ol 5000 politikaj malliberuloj, pli ol 10 mil ekzilitoj k 15 mil mortigitoj, jen la frukto de tiu ĉi sistemo. La malliberuloj estas katenitaj per pezaj ĉenoj en la fama “Rotunda”, kie ili suferas la martirecon de malsato k soifo k estas turmentataj en infera maniero. Ofte du homoj estas ligitaj unu al la alia tage k nokte, jaron post jaro, per la sama ĉenaro. La studentoj de l’ universitato de Karakas, proksimume 500, estas kondamnitaj al punlaboroj sur la stratoj, sen vestoj, nutraĵo, malbone traktataj per la vipo de l’ ekzekutisto k ŝarĝitaj per ĉenoj. Severa cenzuro gardas, ke nenia komuniko rilata al la reĝimo forlasu la landon. Okaze de la 100-jara datrevena soleno de l’ sendependeco, la patrinoj de l’ politikaj malliberuloj manifestaciis en la momento, kiam la prezidanto forlasis la katedralon. La amaso estis dispelata per maŝinpafiloj; tri virinoj k unu infano estis mortigataj.
Tiu ĉi diktatoreco povas sin teni nur dank’ al la anglaj, holandaj k usonaj petrol-industriaj interesoj. Usono sola investis 200 milionojn en la petrol-industrio de Venezuelo. Anglaj, holandaj k usonaj militŝipoj certigas la diktatorecon de Gomez.
El Gazetservo de Intern. Antimil. Komisiono.
Instruistaj salajroj estas reduktataj en Irlando
La ĉefministro de Ulster deklaris en la parlamento, ke la registaro funde studis la demandon ŝpari en la administracio, k ke devus esti portataj pli da oferoj ol antaŭe estis planitaj. Interalie la instruistaro vidos malpliigataj siajn salajrojn je 7%; k ankaŭ oni haltigas la konstruadon de lernejoj. La instruistaj salajroj malpliiĝis jam en j. 1926 je 7% por povi disvolvi la duagradan k teknikan instruadon; cetere la tutaj elspezoj por la elementa instruado estis malpliigataj je 8% inter 1925 k 1928. Aldoniĝas koncentrigo de l’ kamparaj lernejoj, kio sekvigas likvidon de postenoj.
Infansklaveco en Hungario
La deputito Poper (Popper) konigis en la parlamento, ke, dum la duono de l’ tekslaboristoj estas senlaboraj, la okupado de infanoj en la teksejoj kreskas konstante. Tiuj ĉi infanoj laboras de 12 ĝis 16 horoj ĉiutage. Oni ruze evitas la malpermeson de noktlaboro por infanoj plialtigante ilian aĝon je 4 aŭ 5 jaroj sur la pagfolioj k la listoj de l’ asekuraj kasoj. La estraroj k la labor-inspekto estas informitaj pri tiu ĉi situacio, kiun ili toleras.
Bulteno de Instrulab. Internacio.
La edukado por senlaboraj gejunuloj (Germanio)
La saksa ministerio por popolklerigo disdonis monrimedojn al la komunumoj por mildigi la mizeron inter la junaj senlaboruloj. Sekve de tio en Majsen (Meissen) ekz. estis aranĝataj kursoj en la popol-altlernejo pri diversaj sciencaj temoj, gimnastiko, eĉ ŝakludo, kiun ili lernas ĉe la laborista ŝak-unuiĝo, k pri esperanto. Dum ĉiuj kursoj la junuloj ricevas senpagan trinkaĵon k manĝaĵon. Ĉio tio estas aranĝita por fortiri la senlaborajn gejunulojn for de la malbonaj influoj de la strato k de la senokupeco. Tiuj aranĝoj estas sukceso de socialdemokrataj klopodoj.
8204 (Majsen).
Ĉu la Marksa ekonomio estas morta?
Nur tre malmultaj ekonomiistoj uzas la laborvalor-teorion. Unu el ili estas la nederlanda ekonomiisto k privata profesoro S. de Volf (Wolff), kiu verkis tre interesan libron¹ pri la konjunkturo², en kiu li aplikis la Marksan metodon k la laborvalor-teorion. En sia verko, publikigita antaŭ la nuna krizo, li profetis ne nur ĝis data precizo de monato la usonan borsan krizon, sed ankaŭ la grandegan ekonomian mondkrizon. Dank’ al lia objektiva metodo!
La libro estas dividita en du partojn. La unua entenas nur la materialon, nombrojn k statistikojn. La dua parto estas la teoria parto. La verkisto montris per multaj dokumentoj
¹ Het economisch getij. ² Ekonomia cirkonstancaro.
— paĝo 5 —
el Usono, Anglio, Francio, Germanio k Nederlando la ciklan movadon de la mondkonjunkturo. Li trovis du ciklajn movadojn: unu granda de 25 ĝis 18 jaroj k unu malgranda, kiu ripetiĝis ĉiu-10-jare; sed la distanco malgrandiĝis ĝis 7 jaroj en la nuna stato de l’ socio.
En la dua parto li teorie klarigas la grandan k malgrandan ciklo-movadon, aplikante la Marksan metodon. Tiu tre interesa libro ĝis nun aperis nur holandlingve, sed germanlingva eldono estas preparata.
W. J. v. d. Woestijne (16 805), Amersfort.
LA GEOMETRIO DE L’ VIVO
Oni instruis al ni en geometriaj lecionoj, ke rekto estas la plej mallonga linio inter du punktoj. Sed tiu leĝo ne validas en homa vivo, kvankam multaj (pardonu, ke mi nomas ilin naivuloj) volas agi en bona kredo, ke ankaŭ la vivgeometrio havas la samajn aksiomojn kiel planimetrio. Kiel ekzemple K-dino 15 408 (vidu la artikoleton “Pri la problemo de paco” en la n-o 340 de “S-ulo”), kiu indignas pro la devizo: “Militon kontraŭ imperiisma milito!”, troviĝanta en “Soveta Pedagogia Revuo” kiel cito el iu rusa junpionira gazeto. Ŝi koleras, ke en Sovetio oni ankaŭ edukas infanojn militeme. Ŝi, konsciante la krimecon de l’ militoj k la malutilon, kiun ili alportas al la homaro, proponas, por forigi ĉi tiun socian malfeliĉon, eduki infanojn en kontraŭmilita spirito, estu kia ajn la celo de l’ milito.
Tre simpla solvo! Kaj ŝajne eĉ logika. Sed kion ni fine atingos tiel? Nenion, mi timas. Eble nur kelkajn pliajn malfeliĉulojn ni fabrikos, kiuj sidos duonon de sia vivlongo en malliberejoj pro rifuzo militservi aŭ iu alia simila “krimo”. Dum milito oni certe procedos kun ili malpli ceremonie — tiam sufiĉos peceto da nikelo.
Oni ne pensu, ke mi volas defendi militon kiel socian fenomenon — ne, mi kondamnas ĝin same kiel K-dino 15 408; krome mi eble pensis antaŭe tute same kiel ŝi. Tial oni permesu al mi klarigi, kion mi pensas nun pri la problemo de milito k paco.
Milito estas malutila al la socio — do malmorala. Sed dum pro ĝi precipe suferas la laborista klaso, ĝi alportas profiton al la klaso de ekspluatantoj, — al kapitalistoj. Kaj ĝuste tial ĝi ekzistas ĉar ĝi estas utila al iuj, k ne pro tio ke oni estas stultaj k permesas al infanoj ludi per plumbaj soldatoj k starigas por ili kiel idealojn generalojn k aliajn militajn heroojn. Oni edukas infanojn (k ne nur infanojn) militeme, ĉar milito estas bezona al la regantaj klasoj por akiri novajn merkatojn aŭ defendi la malnovajn, k por ekstermi aŭ elvendi la varojn amasigitajn dum paca tempo pro blinda konkurado en produktado. Do la milito ne estas memstara fenomeno, sed nur neevitebla sekvo de kapitalisma sociordo.
Ĉiu konsentas, ke malsanulo ne saniĝas per peno forigi la eksterajn simptomojn de l’ malsano, sed per tio ke oni forigas ĝiajn kaŭzojn aŭ la kondiĉojn, kiuj favoris ĝian estiĝon. La kaŭzo de l’ nuntempaj militoj estas kapitalisma sociordo; ni do devas antaŭ ĉio ĝin forigi, — tiam la militoj ĉesos ekzisti el si mem. Dum tio ne estas farita, neniom helpas, se ni edukas niajn infanojn kontraŭbatali militojn k ne ilian kaŭzon. Cetere ĉiuj publikaj institucioj de edukado celas ja nur plifortigi militemon k patriotismon (kiuj servas ja por la sama celo), tiel ke nia eduklaboro povas havi nur sensignife etan rezulton. Do por atingi pacon, ni ne kriu: “For la militon!” sed: “For la kapitalismon!”
— Sed Sovetio, — demandas nun nia K-dino k certe ankaŭ aliuj — Sovetio, kie oni konstruas novan socian sistemon, kiu pretendas forigi por eterne ĉiujn militojn k iliajn kaŭzojn?
Jes, en Sovetio oni konstruas socialismon k samtempe preparas sin kontraŭ milito k edukas militemon. Ĉu paradokso? Jes, sed nur ŝajne. Ĉar estas ja la celo de klaskonscia proletaro, inkluzive niaj sovetiaj K-doj, forigi kapitalismon el la tuta mondo. Ĝis nun ĝi estas forigita nur en Sovetio — ĉie aliloke posedas potencon la klaso de grandkapitalistoj, plutokratio, por kies ekzisto estas nepre necese konservi nunan socistaton. Kaj nun en Sovetio havas potencon la klaso, kies vivcelo estas starigi socialismon en la tuta mondo, t. e. senigi la kapitalistaron je ĝia potenco, mono k pano! Ĉu vi pensas, ke ili cedos sen kontraŭstaro? Malverŝajne. Kiel diras J. London en sia “Fera Kalkanumo”, ke kapitalisto povas ĉion toleri, escepte se oni minacas forpreni lian monujon. Kaj nun lia monujo estas minacata. Nekredeble, ke ili ne provos ĝin defendi per armiloj. Tial plej absurde estus, se niaj sovetiaj K-doj ekforĝus plugilojn k rikoltilojn el glavoj k kanonoj, antaŭ ol regos socialismo en tutmondo. Simpla sinmortigo. Nur unu solan rimedon mi vidas por eviti militon inter kapitalismo k socialismo, t. e. inter Sovetio k la cetera mondo: ĝi estas — revolucio en ĉiuj kapitalistaj landoj k starigo de proleta diktaturo. Tial ni ne prediku pacismon al niaj filoj k K-doj; ni nur klarigu al ili, kontraŭ kiujn ili devas direkti la pafilojn, se ili ne deziras mortaĉi en iu venonta milito, servonte por pliriĉigo de niaj parazitoj. Kaj se eksplodos la milito, ni transformu ĝin je revolucio. Tiel ni evitos ĝin.
Oni devas koni ne nur geometrion, sed ankaŭ taktikon, k ne kuri en faŭkon de raba besto, se ĝi baras nian rektan vojon, por eviti deflankiĝon portempan.
Geo (8194).
[REKLAMO p.5] Proletaria Kantaro. La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo. Prezo: 2,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
LA RACIO ORDONU
Preterpasas regimento, kun klarionoj k tamburoj. Ĉiu subite sentas emocion, sen la pero de ia penso; tiu aĵo, kiu marŝas, aĵo homa k pli ol homa, tuj konvertas la rigardanton. Ĉu lia penso konsentas aŭ ne, tio ne havas signifon; ĉar la sango marŝas, la muskoloj sekvas la muzikon; la organismo sentas sian forton, sen ia dubo, sen ia timo; ia varmo supreniras ĝis la okuloj kun noblaj larmoj; la lipo tremas, la naztruoj larĝe malfermiĝas; ĝi estas subita k senkompara feliĉo. Ho malvarma Racio, kion ĉi proponas al ni anstataŭe?
Tiuj sentoj estas de mi spertitaj; mi supozas, ke ili estas kutimaj al la plimulto da homoj; ili estas tre fortaj en la popolamasoj, alie la historio estus neklarigebla. La rezonoj tiam estas tute malgravaj, pri tio mi konsentas. Sed kion pruvas tio? Iu socialisto, kiu kantas la “Internacio”-n kun dekmil el siaj samideanoj, spertas same vivan senton. La krucmilitintoj sentis ion samspecon, kiam ili ekkriis ĉiuj kune: “Jeruzalemo! Jeruzalemo!” Tiaj sentoj ne taŭgas por pravigi tezon prefere ol alian. Kaj restas nepruvite, ĉu oni devas akcepti la plej vivan senton k ĝin konsideri kiel pruvon. Se tiel estus, ĉia volupto estus bona, ĉar ne estas pli forlogiĝa emocio ol la atendo al baldaŭa volupto. Mi kredas, ke tre malfacile oni povas ĝin kontraŭstari, same kiel oni tre malfacile kontraŭstaras al la forlogiĝo de popolamaso. Kaj ĉiu konsentos, ke oni devas gardi sin kontraŭ la vivaj sentoj, pri ili an-
— paĝo 6 —
[BILDO p.6 | 10,7,94,18] Kapdesegnaĵo de la junulara paĝo: du stilizitaj junuloj kun flagoj ĉe ambaŭ flankoj, du steloj kun la literoj «SAT», kaj la teksto «JUNULARA-PAĜO — SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.»; subskribo «SAMBS».
JUNULARA-PAĜO
SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.
Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstr. 14 Neckarsulm (Germanio).
LA SEKSA PROBLEMO
(Fino. Vd. n-on 338)
La plej akra efiko de la duobla moralo estas la prostituo. La klasa socio de la privata posedrajto k la superrego de la viroj ĉi-tie kreskigis unu el siaj plej malbelaj floroj. La cirkonstanco, ke granda nombro da virinoj estas devigitaj vendi siajn korpojn k por kontanta pago kontentigi la tute fizikan seksinstinkton de la viroj, estas unu el la plej malbonaj makuloj sur nia alte laŭdita civilizo. Sed en speciala grado laborista junularo plej akre devas kontraŭlukti tiun pozicion al la seksa vivo, kiu kondukas al tiaj rezultoj. Ĝi estas en akra kontraŭeco al la idealoj, kiujn socialista junularo devige devas honori. Ĉiu socialista klaskonscia juna laboristo devas kompreni, ke li metas makulon ne nur sur sin mem, sed ankaŭ sur sian klason, k trompas siajn idealojn, kiam li kunhelpas en la konservado de la prostituo, estante ĝia kliento.
Tamen ne temas sin turni kontraŭ la prostituinoj aŭ iliaj klientoj. Ambaŭ partoj ja estas malfeliĉaj viktimoj pro malbona seksmoralo k malbona sociordo. Temas pri la forigo de l’ fundamento de prostituo! Do unue de la klasa socio. Sed poste ankaŭ de la seksmoralo transdonita de la eklezio k de la burĝa socio.
Sed ne sufiĉas prediki kontraŭ la malnova k por la nova moralo. Ni devas esplori, kian rajtigon nova seksa moralo havas, k en kia grado la malnova moralo plenumis sian taskon.
La kompreno pri ĉio seksa kiel io malpura k peka, kiel io, kion oni ne devas priparoli, tiel ke neklero estas konsiderata kiel virto, nur estis utila por la tasko krei konscion pri peko en ĉiu aparta homo k tiel doni al la eklezio k al la pastroj potencon super la homa menso, al kiu ili tute ne havas rajton. Tial estas bona kaŭzo por kontraŭbatali ĉi tiun komprenon.
Novtempaj liberaj homoj ne devas toleri, ke ia institucio aŭ alia homo decidas, kion ili devas scii aŭ ne scii. Pri ĉio, kion homo deziras scii k opinias havi intereson por scii, li ankaŭ devas havi okazon por klarigo. Ĉi tie tute ne estas kaŭzo por kontentiĝi per kompromiso. Do — libera vojo por klerigado!
Pli malfacile estas, kiam ni rigardas alian taskon, kiun seksa moralo devige devas plenumi, nome la atento al la venonta generacio. La plej grava k multsignifa konsekvenco de la seksa interrilato nepre estas: la plimultiĝo. Ĉi tiu ĝis nun estis lasita al la blinda okazo aŭ al la bonvolo de ia eventuala providenco. Ĉi tie valoras io simila kiel sur aliaj kampoj, ke la potenculoj de la kapitalista socio opinias vidi sian intereson en la “libera ludo de la fortoj”.
“La homoj ne devas ŝanĝi la saĝan ordon de la naturo.” La socialismo starigas sin ĝuste kontraŭa al ĉi tio. La homoj ĝuste devas agi reguligante sur ĉiuj kampoj, devas uzi sian propran volon kontraŭ la blindaj fortoj en la naturo k en la socio.
La nuntempa progreso higiena k medicina dume kondukis al tre malpliigita morteco. Ankaŭ la nuntempa tekniko kreis novan solvon, kiu ne estis konata aŭ antaŭsentata de la prauloj, kiuj kreis la seksmoralon ankoraŭ regantan. Nun estas eble doni al ĉiu aparta homparo memdecidrajton pri plimultiĝo, tiel ke ili mem povas malhelpi la plimultiĝon, kiu antaŭe estis deviga konsekvenco de seksa kunesto. Ĉi tiu cirkonstanco kreas liberan vojon por nova plimultiĝa moralo k nova seksa moralo.
La zorga atento pri la nova generacio, la respondeco pri la infanoj, kiujn oni produktas, k la konsidero pri la socio, ĉu ĝi kapablas ricevi hompliiĝon, povos esti la bazo por la plimultiĝa moralo de la estonto. Al tio venas la eŭgenika (rashigiena) postulo, kiel eble plej nur plimultigi la valorajn soci-utilajn propraĵojn, sed ne la malsanemajn k kontraŭsociajn.
La seksmoralo povas esti komplete liberigata rilate al la plimultiĝo, tiel ke ĝi en pli alta grado ol antaŭe povas konsideri la feliĉon de la apartaj homoj. La samaj postuloj pri solidaro k kamarada konsideremo, kiuj valoras en la rilato inter la homoj ĝenerale k inter la junuloj precipe, devas esti la moral-postuloj en la rilato inter viro k virino. Sed al libero sekvas respondeco! Respondeco al vi mem k al tiu kamarado, kun kiu vi interligiĝas, k en kies vivo vi tiel havos okazon kunformi.
La seksa maturo estiĝas plurajn jarojn antaŭ la korpa k spirita plenmaturiĝo. Ĉi tie troviĝas malfacila stato, kiun oni plej bone kontraŭbatalas per tio, ke la junuloj prokrastas la eniron en la seksvivo tiel longe, kiel tio povas esti efektivigata sen domaĝo. Ĉi tio povas ordinare esti efektivigata dum pluraj jaroj post la seksmaturiĝo. La libera kamarada kunesto inter la gejunuloj nur povas prospere efiki en tiu rilato. Sportu k banu vin en komuneco, realigu la freŝaeran vivadon dum longaj ekskursoj! kaj klopodu esti bonaj kamaradoj en la plej bona senco de ĉi tiu vorto.
Estas unu punkto, kiun oni en ĉi tiu rilato ne povas preterlasi. Plene rompu kun la malbonaj k malutilaj drinkmoroj de la antaŭaj tempoj! Estas nenio, kio en pli alta grado kunhelpis malsuprentiri la seksan vivadon en malpurajon ol la alkoholo, kiu apatiigas kontraŭ la kritiko k surdigas la voĉon de la prudento. Kiom da tro fruaj gravediĝoj ĉe junaj virinoj k seksaj malsanoj ĉe junaj viroj ne
taŭe pensi, antaŭvidi la cirkonstancojn, kiuj okazigos ilin, instigi aliajn, se tion ordonas la racio, unuvorte regi sian koron.
La emocio estas bela k bona, kiam ĝi puŝas nin fari agon, kiun la racio antaŭe aprobis; tiam oni lasu ĝin galopi kiel noblan militĉevalon. Sed, dum la pripensado, necesas, ke la fortoj de la koro estu obeigataj. Tio estas necesa. La malfeliĉojn de la homoj naskas la pasioj, k la pasioj sendube estas opinioj, kiujn la sento kunportas, ĉar la rajdisto, tiam, ne plu estas kapabla regi sian rajdobeston.
Tial, kiam oni rezonas pri paco k pri milito, pri la rajto k la neceso, ne estas la taŭga momento por trumpeti k ĉiuj kune kriadi. Ĉe batalo, trafe; ĉe interkonsiliĝo, maltrafe. Sed ni estas tre malproksimaj de ĉia saĝo; k mi konas multajn homojn, kiuj aspiras tiun volupton de la sento, ĉe la reviziaj paradoj, ĉe kunvenoj; k sen ia risko, cetere. Troviĝas grajno da korupto en tiaj plezuroj pro agado ne ligitaj kun la agado mem.
Alen
El la franca trad. Herezulo.
Kial porjunulara bulteno?
Entreprenante ĝian eldonon ni ŝarĝas nin per respondeco. Nia krea povo vekiĝos. Ni strecos ĉiel niajn fortojn, varbos, agitados, verkos. Ni k nia movado kreskos. La informa bulteno pli firme interligos nin. Ĝi donos al ni fortojn k rimedojn por la klasbatalo, ties atak-brigado ni — la junularo — estu! Ni orde envicigu nin, zorge ekzamenu nian bazon k kun junuleca entuziasmo eklaboru!
A. S.
— paĝo 7 —
TRA ESPERANTIO
La 16-a Kongreso de la Nederlanda Federacio de Lab. Esperantistoj
Ĝi okazis la 12-an de aprilo en Roterdamo. La kresko de l’ Federacio k de l’ nederlanda esp. movado entute montriĝis ankaŭ en tiu ĉi kongreso. La intereso por ĝi estis tiel granda, ke ne eblis trovi sidlokojn por ĉiuj. Ĉeestis la jarkunvenon preskaŭ 300 personoj (125 pasintjare). En sia malferma parolado la prezidanto menciis la plej gravajn faktojn el la pasinta jaro, kreskantan intereson por esp-o k la asocia laboro, interrilatojn kun aliaj instancoj ktp. Nur li ne estis kontenta, ke ankoraŭ tro malalta estas la nombro da SAT-anoj en la Federacio. La Gotenburga konvencio, kiu ligas NFLE kun SAT, devas esti pli obeata. La sekcioj ne tiom multe kiel la Fed.-estraro propagandas por SAT. — La raportoj pri 1930 estas aprobitaj post kelkaj rimarkoj de K-doj Faulhaber, Vesels k de Bruin. K-do Krijt memorigis pri la 20-jara ekzisto de l’ Federacio je 1. majo k rakontis div. faktojn el tiu periodo ekde la fondo en 1911, li memorigis ankaŭ la unuajn pionirojn de l’ movado. Jubilea komitato transdonis al la Federacio donacon de pli ol 600 guldenoj, kolektitaj per “jubileo-brikoj”.
Ĉar en Belgio la Federacio akiras iom pli da influo, necesas tie starigi subfeder. kason kun apartaj kotizoj pro la specialaj mon-cirkonstancoj. Proponoj pri plifortigo de l’ federacia kaso per plialtigo de l’ kursmono estas malakceptitaj per 393 kontraŭ 359 voĉoj. La kongreso kontraŭis la eldonon de kotizmarkoj per 403 voĉoj kontraŭ 262 (k 83 sindetenoj). Proponon de unu Amsterdama sekcio, ne akcepti policanojn kiel membrojn, kontraŭis propono de Roterdama sekcio, ne pritrakti tiun proponon, ĉar ĝi rilatas politikajn tendencojn. Post tumulta k konfuza debato estis akceptite ne pritrakti la proponon (per 374 kontraŭ 364 voĉoj); la A’dama proponinta grupo (12 voĉoj) ne voĉdonis k foriris post la voĉdono. Per 430 kontraŭ 145 voĉoj (44 sindetenoj) la kongreso decidis aliigi la federacian strukturon de l’ organizo en centraligitan. La buĝeto estas unuanime akceptita. Sekretario k redaktoro de “Lab. Esp-isto” estas reelektitaj. Por havi foje kongreson en orienta parto de l’ lando, la venonta kongreso okazos en Apeldoorn.
Resumo laŭ “Lab. Esperantisto”, Amsterd. (18. 4. 31).
Nova provo de mistifikado
La legantoj de “La Nova Epoko” memoras, ke en marto 1930 aperis la fino de l’ per daŭrigoj en tiu SAT-revuo publikigita “Historio de la Mondolingvo” de Drezen. Ĉar estis intencite eldoni la verkon ankaŭ libroforme, la presejo havis instrukcion konservi la kompostaĵon, k kiel estis normale en tiu okazo, nelonge post finpresigo en “LNE”, t. e. je fino de aprilo, ni rilatis kun la presejo por interkonsenti pri aranĝo de la libroforma eldono. Per letero de 5. majo 1930 la presejo konfirmis nian komision, k la 12. majo ĝi sendis al ni jam la unuajn presprovaĵojn (preskaŭ la duonon de la verko!) pri la finaranĝita enpaĝigita teksto. Sed je la 18. majo alvenas en Lajpcig de la redaktinto de l’ tradukita libro, K-do Nekrasov, el Moskvo korektoj k aldonoj por la jam preskaŭ prespreta eldonaĵo. Ĉar tio necesigis konsiderindajn ŝanĝojn en la aranĝo k sekve signifus pliajn kostojn, ni havigínte al ni la tekston de la korektoj-aldonoj decidis unue trakti kun CK. de SEU pri la plusa pago, k instrukciis al la presejo (je 26. majo) dume prokrasti la presadon de la verko, ĝis ni havos respondon el Moskvo pri la mona flanko de la afero.
Nu, ni ja ricevis respondon, nome de Drezen mem, kiu tre koleris kontraŭ Nekrasov pro ties interveno k diris, ke ne necesas ŝanĝoj nek aldonoj, k urĝis, ke oni senprokraste presigu. El la skribaĵo de Drezen oni eĉ povas kompreni, ke li jam kredis, ke la verko presiĝas (kio estus okazinta sen la Nekrasova sendo de korektoj).
Ĝuste tiutempe trafis nin la informo, ke mono tute ne povas esti sendata el Moskvo al SAT, k tiam ni staris ĉe la rando de bankroto. Sekve ni instrukciis al la presejo prokrasti plue la presadon. Pasis 8 monatoj k nur kiam ni perdis la esperon ricevi la monon k tial ke la presejo skribis, ke ĝi ne povas eterne teni la matricojn, ni ordonis, ke oni detruu ilin (je 14. jan. 1931). En “Isto” (n-o 12) tiu kompatinda Nekrasov (kiu devas finmanĝi la kaĉon, kiun li kuiris), prezentas nun la aferon tiel, kvazaŭ pro nura plezuro ni “vandale” detruigis la kompostaĵon!!
La ŝajnigita indigno de K-do Nekrasov donas al ni la okazon starigi jenan demandon:
Ĉu ne estas tre stranga k pripensiga la koincido, ke ĝus kiam Drezen opinias, ke lia verko estas finpresata, mono ne plu povas esti sendata? Nur la maltrafa komplezemo de la “redaktinto”, kiu okazigis prokraston en la presado, ja malebligis tiurilate la sukceson de la makiavela plano de Drezen!
Kiu konas la iaman opinion de Nekrasov pri la ulo, kiun li hodiaŭ devas
havas sian devenon de alkohola influo! — ne de ia ebrio, sed de tiu redukto de la prudenta k sana instinkto, kiun eĉ la plej modera alkohol-konsumo povas kaŭzi.
Vi junaj laboristoj! Vi devas kunhelpi ĉe la kreado de nova tempo, nova moralo. Montru vin indaj je ĉi tiu granda tasko!
J. H. Leunbach (15 076).
Preparu la fakkunsidon!
Nur kvarona jaro devas pasi ĝis nia kongreso en Amsterdamo, dum kiu ni aranĝu fakkunsidon. Necesas jam nun fari la necesajn preparojn. Por ke la organizado glate funkciu, estas dezirinde, ke la Amsterdamaj Junularsekcianoj k interesataj pri la Sekcio Gek-doj formu komitaton, kiu prizorgu kunvenejon, fiksu daton de l’ kunveno ktp. Ĉiuj gejunuloj partoprenontaj la fakkunsidon jam antaŭe anoncu sin ĉe tiu komitato, transdonu al ĝi eventuale komunikojn pri traktendaj temoj. Certe ĉi tiu kongreso estos unu el la plej rimarkindaj. Ni estas la rezervujo de la esp. proleta movado. La Sekcio prezentas konsiderindan parton de la SAT-anaro, tial nia fakkunsido havos la stampon de speciala gravo. La sekretario de la Sekcio proponas jenan provizoran tagordon: 1. Raportoj pri la laboro dum pasintaj 2 jaroj (lastjare mankis raportoj pro jam konigitaj kialoj). 2. Elekto de gvidaj Gek-doj por la Sekcio. 3. Diskutado pri nia pozicio k laboro en SAT. — Krome ŝajnas necese okazigi specialan lekcion pri la tasko plenumenda de la esp. junularo en klasbatalo mondskala. Al tiu raporto sekvu ĝisfunda diskutado.
A. Ŝvarc.
[REKLAMO p.7] Du facile prezenteblajn teatraĵojn, parolĥorojn k versojn speciale taŭgajn por deklamo enhavas la 14-a volumeto de “Biblioteko de Sennaciulo” sub la titolo NIA TEATRO. 64 pĝ. Form. 11×14. Prezo 0,60 mk. g. Bibliotekistoj de grupoj k rondoj, mendu provizon por via bezono! Administrejo de SAT, Leipzig O 27.
— paĝo 8 —
flati, tiu sentas nur kompaton por la flatanto.
Helpu al subteninda entrepreno!
Dum julio ĉi-jare okazos en Vieno la dua laborista sport-olimpiado internacia. La estraro de l’ aŭstria LEA (ALLE) decidis organizi dum tiu okazo efikajn propagandajn aranĝojn. Sed pro la terura ekonomia situacio, speciale akre premanta la aŭstrian laboristaron, mankas la necesaj monrimedoj por tia ampleksa entrepreno. Ĉiu tamen ekkonas la neceson, ke esp-o okupu en tiu internacia festo la lokon, kiun ĝi meritas. Kiuj povas k volas subteni siaparte per ioma sumo la aranĝojn, tiuj sendu sian eron al la estraro de ALLE (Angererstr. 14, Arbeiterheim, Wien XXI, Aŭstrio).
TRA LA MOVADO
KRONIKO
GERMANIO. Karlsruhe. Sukcese finiĝis 3 kursoj kun ĉ. 60 komencintoj, gviditaj de K-doj Helfers k Ajo. En du grupoj perfektiĝis la progresintoj. 3 novaj kursoj por komencantoj estas aranĝitaj. Meissen. Ĉi tie estis aranĝataj kursoj en la popolaltlernejo (speciale por mildigi la mizeron inter la junaj senlaboruloj) pri div. sciencaj temoj, gimnastiko, ŝakludo k nun ankaŭ pri esp-o; ĉi tiu kurso havas 74 partoprenantojn. Lernolibron (Petro) k vortareton ili ricevis senpage. Dum la kurso la junuloj ricevas lakton k bakaĵon senpage (per komunumaj rimedoj). (8204.)
Naturamikoj atentu!
En pentekosto 1931 la distrikto Francio invitas al renkontiĝo en la Sud-Vogezoj! Ĝi staros sub signo de ambaŭlanda solidaro kontraŭ nova imperiista milit-krimego!
Programo:
Sabato: Alveno en Gebweiler. Tranoktado en privataj k provizoraj kvartiroj.
Dimanĉo: Supreniro al Peternit, Jungholz, Hartmansvajlerkopf (monto ludinta gravan rolon dummilite), Molkenrajn. Ĉe Naturamika Domo amaskunveno. Tranoktado en kamparan-domoj.
Lundo: Malsupreniro al Thann; de tie hejmenveturo.
SAT-anoj en Naturamika Asocio de ambaŭ landoj: laŭeble partoprenu ĉiuj!
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La sveda parlamento en marto denove unuanime decidis subvencii per 2900 svedaj kronoj porinstruistajn esp. kursojn. La decido estas farita laŭ propono de esp. parlamentanoj K-do Eriksson, Wagnsson k. a. Speciale menciitaj estis la pasintjaraj sukcesaj kursoj sub gvidado de l’ sveda instruisto G. Ahlstrand.
*
La Silezia Ligo Esperantista inaŭguros en aŭgusto (15./16.) Zamenhof-monumenton en la banloko Reinerz.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Karl Radek, Kapitalisma Sklaveco k Socialisma labor-organizo. 31 pĝ. Form. 12×17. Prezo: 0,20 mk.g. Eld. EKRELO. 1931. El rusa lingvo trad. Grupo de Moskvaj esp-istoj, entuziasmuloj de libera laboro.
Radek verkis tiun ĉi broŝuron por refuti la diradojn de l’ burĝa gazetaro pri sklavlaboro en Sovetio. Li esploras, ĉerpante el la verkoj de Marks k Engels, la laborkondiĉojn sub kapitalismo, polemikas kontraŭ la reformismo k Kaŭcki k fine klarigas la laborganizan metodon en USSR, kiu ne povas rezigni tute je labordevigo, ekz. rilate al la pli malantaŭaj partoj de l’ propra (laborista) klaso, k aplikas ĝin kontraŭ la reprezentantoj de l’ renversita klaso. Tamen “la lab. klaso aplikas ĉi devigon ne pro la interesoj de malplimulto, sed pro interesoj de tiu amaso de la plimulto de popolo, kies avangardo ĝi estas”. — Sur pĝ. 7 estas monstra vorto: melioracio (kial ne sufiĉas: plibonigado?).
N. B.
[REKLAMO p.8] Ni ankaŭ akceptas ¼jaran abonon!
Ŝalom-Alejĥem. Ĉe Doktoro. El hebrea lingvo esp-igis Jos. Ravinoviĉ-Tajc. 1931. Jerusalemo, Erec-Izrael, Palestino. Eld. ĉe Heroldo de Esperanto, Köln. 12 pĝ. Form. 13×19 cm. Prezo: 0,25 mk. g.
Tre mallonga ŝercrakonto, en kiu ni plurfoje renkontis la formon “ekbruliĝi” anstataŭ korekte: “ekbruli”.
NIA POŜTO
16 835. — Ni ricevis plurajn artikolojn pri la sama temo; via manuskr. aperos en venonta n-o (kun aliaj samspecaj) resumite.
Red.
8330. — Plej bona traduko ŝajnas al mi esti “senvivaĵo”. — N. B.
8270. — Nemembroj de SAT nur povas aliĝi al la Kongreso kiel gastoj.
Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
AŬSTRALIO
K-do E. Connolly, 516 Gilbert Rd., Regent, Victoria, serĉas seriozajn koresp-antojn en ĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
FINLANDO
K-doj Frans k Paavo Katajamäki, Kaivokatu 18, k Paavo Hinkka, Hallituslc 17, r. A., Tampere kĉl, L, PI.
GERMANIO
K-do Johann Kieninger, Marktplatz 6, Wasseralfingen/Wttbg., interŝ. PK, PI, il. gaz. ktp., ĉefe kun Sovetio. Resp. garantiata.
K-do Herberto Thiel, Jakobistr. 29, Meissen/Sa., kĉl, L, PI, bfl. Resp. garantiata.
K-do Heinz Kienast (14 j., presist-lernanto), Karl-Härting-Str. 3, Leipzig O 28, kĉl, L, PK, PI, bfl, pri ĉ. temoj pref. pri sporto.
Halo, skandinavoj! Dum somera vojaĝo tra Danio, Norvegio k Svedio mi okazigos amaskursojn por instruo de esp-o laŭ praktika parol-metodo. Kiu atendas viziton k aranĝus preparan laboron? Pro detaloj tuj interrilatu kun K-do Ajo-Alinger, Karlsruhe ap. Rejno, Fridhof.
NEDERLANDO
— Mi serĉas por 40 gelernantoj el finiĝintaj kursoj en Haarlem k Hillegom gekoresp-antojn. Skribu al: K-do Job. Brauckmann, Zolkerduinweg, 22, De Zilk ĉe Hillegom.
[REKLAMO p.8] La Memoron plifortigas ĉe personoj ĉiuaĝaj laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio profesoro de mnemoniko D. FAJNŜTEJN, Vilno, Zawalna 15 (Pollando). Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.
★ Socialdemokrataj Gek-doj ĉiulandaj! ★
Ekde 31./6. ĝis 7./7. 1931 okazos en “Popoldomo”, Leipzig, la Partitago de la Socialdem. Partio de Germanio. Bv. sendi al ĉi tiu instanco salutleterojn el ĉ. landoj. Rezolucio favora al esp. estos prezentata al la Partitago. — Sendu ekspozmaterialon al: K-do Fritz Emmrich, St. Privat Str. 14/III., Leipzig N 22. — Rekompenco estas garantiata.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Kiam la demokrata revolucio triumfis en Ĉinio | 249—50 |
| La hispana respubliko en la laborista gazetaro | 250—51 |
| La efektivigo de la kvinjara plano k la socialisma konstruado | 251—52 |
| La klasbatalo tra la mondo | 252 |
| Ĉu la Marksa ekonomio estas morta? | 252—53 |
| La geometrio de l’ vivo | 253 |
| La racio ordonu | 253—54 |
| Junulara Paĝo | 254—55 |
| Tra Esperantio | 255—56 |
| Korespondado | 256 |
[REKLAMO p.8] Esperantlingva Organo de Internacio de Socialista Kunbatalo (ISK). “ISK” pritraktas aktualajn problemojn de l’ internacia klasbatalo. “ISK” estas libera tribuno de ĉiuj seriozaj batalantoj por la senekspluata socio. “ISK” estas la sola esperantlingva revuo oficiale eldonita de politika partio laborista. “ISK” montras la vojon al unuiĝo de l’ tutmonda laboristaro alvokante al objektiva traktado de la politikaj problemoj. Aperas kvaronjare. Abono pojare 2.— sv. fr. Provekzempl. vi ricevos senpage de “ISK”-Expedition, Nikolausbergerweg 67, Göttingen (Germ.). Tial abonu kaj subtenu per tio nian revuon “ISK”!
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 345, 14-a de majo 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 30,4,68,14] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo, super la titolo de la gazeto.
7-a JARO, N-o 345 — LEIPZIG, 14. / 5. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerchner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
LA “§ 218” EN GERMANIO
Ĉi tiu paragrafo laŭ germana punkodo tekstas jene: “Virino, kiu mortigas sian embrion en la patrina abdomeno aŭ per abortigo, aŭ permesas la mortigon pere de aliulo, estos punata per malliberejo. Same estos punata aliulo, kiu mortigas embrion en la patrina abdomeno aŭ per abortigo. La provo estas puninda. Kiu agas laŭ la dua frazo sen konsento de la gravediĝinto aŭ profesie, estos punata per pundomo. Same estos punata, kiu havigas profesie al gravediĝinto rimedon aŭ ilon por abortigo de l’ embrio. Se ekzistas cirkonstancoj malpli ŝarĝaj, tiam validas puno en malliberejo dum minimume 3 monatoj.” Esceptoj nur estas permesataj, kiam la gravediĝintoj pro malsanoj ne povis naski infanojn, pro vivdanĝero. Nuntempe la reakcia juĝistaro preparas proceson kontraŭ la kuraciston d-o Frederiko Volf (Wolf) k kontraŭ la kuracistinon d-o Kinle (Kienle), ĉar ili ĉe abortigoj ne nur prikonsideris la sanstaton de l’ gravediĝinto, sed samtempe la problemon, ĉu laŭ ekonomiaj cirkonstancoj la gravediĝinto povos nutri la naskotan infanon. Volf k Kinle estas enkarcerigitaj. Tamen popolprotesto en tuta Germanio sukcesis ilin liberigi. Frederiko Volf, cetere komunisto, verkis faman dramon “Ciankali”, kiu estis bonege akceptata ĉe multaj scenejoj. En “Berlina Tagjurnalo” (Berliner Tageblatt) li akuzas la regantan klason k vipas la kulturskandalon per jena artikolo, kiun publikigi “S-ulo” rajtas speciale kun aprobo de K-do Fr. Volf.
Frederiko Volf akuzas:
“Leĝo, kiu ĉiujare stampas je krimuloj 800 mil germanajn virinojn, tia leĝo ne plu estas leĝo!” (“Ciankali”, 8. sceno.)
Laŭ plej novaj raportoj ĉiujare unu miliono da germanaj virinoj etendas la manojn al memhelpo per abortigo. Unu miliono da germanaj virinoj peketas ĉiujare kontraŭ la leĝo k fariĝas “krimuloj”. Unu miliono da germanaj virinoj sin elmetadas al morto pro naskolit-febro k pro sangoperdo sekve de la nekonvena abortigo farita de nefakuloj k “saĝaj virinoj” (akuŝ-
[BILDO p.1 | 39,47,59,68] Portreta foto de viro kun malhela hararo, rigardanta flanken. Subskribo: «D-ro Friedrich Wolf, Stuttgart».
istinoj). Aŭtomate ĉiujare mortas 10 ĝis 20 mil virinoj pro la sekvoj de l’ paragrafo 218. Ĉiujare pli ol 50 mil virinoj k knabinoj malsaniĝas je plej gravaj abdomen-malsanoj pro fuŝaj operacioj.
Sekreta konsilisto¹ profesoro Lipman (Berlin) raportas en la “Centra revuo por la tuta medicino” (1928, pĝ. 44): “La abortoj superregas ĉe la malsanul-asekuroj la nombron de la naskiĝoj konsiderinde. Unu laboreja malsanul-asekuro konstatis ekz. en j. 1927 — 148 naskiĝojn k 743 abortojn. Por la malsanul-asekuroj la abortoj signifas ne nur monstran ŝarĝadon, ankaŭ 50 pocentoj el ĉiuj virinmalsanoj devenas de abortoj.”
¹ Unu el la titoloj ne nuligitaj en la germ. respubliko. — Red.
Neniu malsano, eĉ ne la tuberkulozo, postulas tiel multajn viktimojn kiel la “abort-epidemio”. Ĉi tiun oni povus tuj forigi, se la decidon k realigon de interrompo de la gravediĝo havus fakaj, socie spertaj kuracistoj, se la realigo mem nur povus okazi ĉe ŝtataj klinikoj. Tamen hodiaŭ ankoraŭ la popolo devas praktiki memhelpon, ĉar la leĝo katenas la manojn de la kuracistaro.
Jam la nombro de unu miliono da germanaj virinoj, kiuj fariĝas ĉiujare “krimuloj” k riskas la mortdanĝeron, atestas pri la sensenceco, malutilo, barbareco de la koncerna paragrafo. Ne la minaco per malmildaj punoj, ne la admono de religioj povis malaltigi en nia popolo la ĉiujare kreskantan milionciferon de malpermesataj, nesperte faritaj, vivdanĝeraj abortoj. Do io ne estas en ordo! Aliajn vojojn trovi necesas.
Mi mem estas kontraŭulo de la abortigo. Ĝi nur estas la ultima ratio, la lasta rimedo, kiam ne funkciis la naskreguligo. Konsiderante nian kronikan ekonomian krizon, la armeon grandegan el kvin milionoj da senlaboruloj, estus vera krimo senelekta plimultigo de la popolo. La brita medicina asocio konfesis sincere: “La nuntempe tiel ofte priplendata naskiĝa malplimultiĝo en la eŭropaj ŝtatoj signifas vivleĝan neceson.” Bernardo Ŝa (Shaw) precizigis sian koncepton klare: “Popolo, kiu ne havas la eblon, nutri siajn infanojn, ne rajtas postuli infanojn.”
Ankaŭ nia plej eminenta ginekologo, sekret-konsilisto profesoro d-o Dirsen (Dührssen), trovas ĉe la kritiko de la nova projekto, § 254 de l’ germana punkodo (anstataŭ § 218!), la rezulton: “La naskoĝojon
— paĝo 2 —
258 — SENNACIULO
ne povas instigi la punkodo, sed nur la plibonigo de l’ ekonomia situacio de la tuta popolo.”
En Germanio, en la lando de l’ senlaboruloj k de la nepovo etendiĝi, la naskiĝa troo atingas 6,7 por milo ĉe konservo de la § 218, en Sovetio la naskiĝa pluso atingas 24 por milo spite la enkonduko de la graved-interrompo ĝis la tria monato. La ekonomia bazo k la ekonomia sistemo estas decidaj por la eblo de loĝantara kresko.
De eklezia flanko oni kontraŭdiras al ni: La homa vivo estas sankta. Kiel mi memoras, tiu ĉi koncepto dum la mondmilito por la eklezio ne estis decida, kiam la germanaj kanonoj pafegis en la katedralon de Remso (Reims), k kiam la pastraro benis la armilojn, kiuj mortigis milionojn da homoj. Cetere, la katolika eklezio ĝis la jaro 1214, ĝis la decido de la papo Gregoro la X, ne aljuĝis al la embrio dum la unuaj tri monatoj de la gravediĝo homan vivon k ankaŭ ne malpermesis la interrompon de la gravedo.
En nia Ŝtutgarta proceso formas esencan punkton de l’ akuzo la fakto, ke ni prikonsideris la “socian indicaron” ĉe graved-interrompo. Ekstreman ekzemplon: Du gravedaj virinoj suferas pro komenciĝinta pulmpinta kataro. La unua gravediĝinto, eble la edzino de fabrikdirektoro, povas esti singardema ĉe sufiĉa nutrado dum la gravedo k fini kuŝkuracadon, ŝi povos daŭrigi la kuracadon post la nasko en Arozo¹. La alia, la edzino de senlaborulo kun 3—4 infanoj, nek havas sufiĉan ripozon nek nutraĵon por kontraŭagi al pulmomalsano; krom tio forprenas la venonta infano de ŝia korpo la lastan forton. Post la nasko ŝi havas ankoraŭ pli da laboro, ankoraŭ malpli da ripozo, ankoraŭ malpli da nutraĵo. Ĉe tiu ĉi laborista edzino decidas por interrompo de gravedo la “socia indicaro” ĉe jam ekzistanta medicina indicaro.
Ne la abortigo mem estas la krimo k postulas la viktimon, sed ĝuste la paragrafo! Ĝi devigas la malesperajn virinojn al memhelpo aŭ morto en la malhelaj ĉambretoj de nefakaj abortigistoj.
Pro tio ni postulas anstataŭ la fuŝado de l’ nekompetentuloj k de l’ mortiga paragrafo:
- Instituciojn por naskreguligo k seksa higieno; tie senkostan eldonon de malhelpiloj kontraŭ gravedo al membroj de malsanul-asekuroj k al senmonuloj. 2. Ni postulas, ke pri la neceso de interrompo de gravedo decidos nur socie edukitaj, oficistaj kuracistoj. Ni postulas, ke la interrompo de la gravedo mem nur okazu en ŝtataj klinikoj per fakkuracistoj.
¹ Svisia kuracloko. — Red.
Ni scias bone, ke la demando de l’ paragrafo 218 prezentas nur parton de la tuta granda ekonomia problemo. Ni scias, ke dum nuntempa ekonomia krizo ne estas eble k prirespondeble, meti en la mondon pli da geinfanoj ol ekzistas vivospaco k nutraĵo. Tamen ni kredas al nova ekonomia sistemo, kiu donos al la homoj laboron, panon k pacon. Ni kredas, ke sub ĉi tiu nova ekonomia sistemo estos por la virinoj ĝojo k eblo donaci al infanoj denove la vivon, ĉar, tiel diras Margareto Sanger el Nov-Jorko: “La unua rajto de la infano estas — esti bonvena.” Kaj Semaŝko, la rusa popolkomisaro por sano, esprimis: “Ni volas, ke ĉiu vivo fariĝu volita; ke ĉiuj infanoj estu atendataj kun amo; ili estu bonvenaj gastoj ĉe la tablo de l’vivo!”
Tiu ĉi eldiro povas konkuri kun la plej bonaj tezoj el ĉiuj religioj. Ĝi havas la privilegion esti realigota en tiu ĉi mondo.
Gek-doj, kiuj simpatias kun la gekuracistoj Volf k Kinle k protestas kontraŭ la reakcia juĝistaro en Ŝtutgart, bonvolu direkti siajn protestojn al la Ŝtutgarta SAT-rondo, K-do W. Neumann, Vogelsangstr. 66, Stuttgart. — Ulo (11 067).
KAPITALISTOJ PRI LA KRIZO
La 9-an de januaro 1931 okazis en Parizo kunsido de la Internacia Komerca Ĉambro, dum kiu oni priparolis la nuntempan ekonomian krizon. Ĉar ne nur ni, kiuj sentas la krizon ĉiurilate, okupas nin pri tiu ĉi aktuala problemo, sed eĉ la kapitalistoj tion faras. En tiu kunsido paroladis diversnaciaj financaj eminentuloj. Ĉiuj unuanime konstatis, ke nun estas krizo, eĉ granda krizo k ke oni nepre devas ion fari, por ĝin forigi. Bone, pri tio ni tute certe kun ili konsentas. Sed pri la vojoj k rimedoj de la forigo niaj opinioj certe diferencas.
Unu fakto estas certa, se tiuj sinjoroj pensadas pri la forigo de la krizo, tiam nur en tiu direkto, por stabiligi k pligrandigi siajn negocojn k profitojn. Pli ili ne deziras. Mi ne povas pli efike montri iliajn ideojn, ol se mi citas kelkajn fragmentojn el la paroladoj, kiuj okazis dum tiu kunsido. Mi eĉ ne bezonos multe komenti ilin. Ĉiu homo, kiu nur iomete per malfermitaj okuloj rigardas la nuntempan ekonomian situacion, ektrovos, ke de la kapitalistoj ni ne devos atendi la savon. Se tio jam antaŭe ne estus estinta certa, legante iliajn paroladojn oni povus pri tio konvinkiĝi.
La franco, Renato P. Duŝemen (René P. Duchemin) priparolas unue la karakteron k estiĝon de la nuna krizo, ĝiajn kaŭzojn k efikojn. Laŭ lia opinio oni forigu la krizon interalie per internaciaj karteloj k trustoj, per reto da protektaj doganoj k konvencioj. Laŭvorte li poste diras: “Cetere estas la kredo je la saĝo de la industriuloj, kiu revivigos la financan merkaton tiel, ke tiuj rondoj, kiuj estas pli malpli malvaste kunligitaj kun la borsoj, pli multe gajnos!”
“… Ni volas nin gardi, interkonatiĝi kun la plana mastrumado…”
Kaj ĉe la fino de lia parolado, post kiam li parolis kontraŭ la libera komercado k kontraŭ la egoismo de kelkaj komercistoj, la negoco subite fariĝas kulturo! Aŭskultu:
“Ĉu vi ne opinias, ke nun, dum tiaj minacantaj danĝeroj, estas devo de nia socio, postuli de la diverslandaj industriuloj k grandkomercistoj, ke ili iom forgesu sian egoismon k iom sian liberon oferu por savi la kulturon, dank’ al kiu ili vivas?”
Sed kompreneble ne temas tie ĉi, oferi egoismon k liberon al la bono de la tuta socio, sed al la bono de la internacia kapitalistaro.
La spaco ne permesas al mi, tro vastigi mian artikolon, mi tamen citu ankoraŭ kelkajn eldirojn. Silas H. Stron (Strawn), la usonano, konstatas ke: “… la nuna krizo estas la plej forta el la 7 grandaj krizoj, kiuj trafis la usonan ŝtaton. Per pacienco, ŝparemo (!) k persisto oni venkis la antaŭajn. Oni konsilu al ĉiuj landoj, — liberiĝi de timo k pesimismo k ĉio reordiĝos denove!”
Ke ni socialistoj ankoraŭ ne ekpensis pri tio, estas vere terure. Do, karaj senlaboruloj, forĵetu el viaj koroj timon, pesimismon k vi vidos, kiel ĉio reboniĝos! La ekonomia politiko de la Soveta respubliko estas por la kapitalistoj ĉiulandaj terura timigilo.
[REKLAMO p.2] Ĉu vi jam legis? NACIISMO de E. LANTI. Tiel recenzis pri ĝi en “Balkana Laboristo” B. Ivanov: “… La libro de K-do Lanti prezentas tre seriozan historian studon pri la deveno, evoluado k sekvoj de la naciismo. La aŭtoro traktas sian temon je marksisma metodo, kio faras la libron valorega. Sed ĝi ne estas seka ekspozo de historiaj faktoj. La aŭtoro multloke komentas tiujn lastajn k ĝuste ĉi komentoj meritas nian specialan atenton. Li tie ĉi distingiĝas kiel rimarkinda sociologo… Lingvaĵo k stilo estas klasikaj.” Formato 13×19 cm. — 124 pĝ. Prezo 1.30 mk. g. Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 259
Preskaŭ ĉiuj parolas pri la “soveta konkurenco”, kiu estas en la mondmerkato jam nun timige sentebla. Sir Arturo Belfur (Balfour), la anglo, konstatas inter aliaj faktoj, ke: “Rusio liveris dum 1910—1914 13% de la tuta tritiko-importo al Grandbritio, en 1926—1927 nur 4%, sed en 1930 24% k dum la lastaj 4 semajnoj (jan. 1931) 40%!”… “Ni devas al la rusoj rifuzi kreditojn k de ili nenion aĉeti…” “…Se ni al la mono denove donos veran valoron k regos ĉie persista laboro k ŝparemo, tiam ni denove pruvos al la mondo, ke nur per kapitalismo k individuaj iniciativoj la mondo estos savita k feliĉa!”
Do, nun ni ĝin scias. Por savi la mondon de la nuna krizo, la kapitalistoj devas internacie kunlabori, devas la salajroj malaltiĝi (ĉar kion alian signifas la ŝparado?), devas foriĝi pesimismo k malfido al la kapitalisma sistemo, devas malsukcesi la kvinjara plano de Sovetio, devas reveni la fido al la saĝo de la grandkapitalistoj, ktp. Mi ne komprenas, ke tiuj “saĝaj” homoj ne vidas la kontraŭdirojn de siaj propraj tezoj. Ni elprenu nur unu el ili. Malaltigo de salajroj. Ĝi malfortigos ankoraŭ pli la nun jam tiom malfortan aĉetpovon de la amasoj, la sekvo estas pli da senlaboruloj k tiel la ĉeno eterne daŭrus. La prezoj ja malgraŭ la malaltigoj de la salajroj ne malaltiĝas konsiderinde. Tion ili mem konstatas. Belfur diras: “Depost 1924 falis la prezoj de krudmaterialo je 30%, tiuj de pretaj fabrikaĵoj je 20% k la vivkostoj je 11%.” Kie restas la diferencoj inter la pocentoj? Plejparte en la poŝo de la kapitalistoj.
El ĉio ĉi ni povas multon lerni. Unue, ke la kapitalistoj sentas la akvon jam ĝis la kolo, sed volas sin savi per pajlero. Se la kapitalismo ĉiam denove venkis la krizojn, tiam tio ne pruvas ĝian ekzistokapablon, sed la malon. Ĉar sistemo, kiu ĉiam denove alvenigas krizojn, ne povas esti la ĝusta k taŭga. Due, ankaŭ por ni same kiel por ili estas la internacia kunlaboro ekstreme grava. Kaj interalie k ne laste, ke la sukceso de la kvinjara plano estas tiom grava por la tuta mondo, kiom multaj eĉ en siaj spekulacioj ne imagas. Kiel ajn oni pensas pri la nuntempa situacio en Sovetio, se la kvinjara plano sukcesos, tiam tio estos forta puŝo kontraŭ la kapitalismo. Kiajn sekvojn la Soveta ekonomia politiko havos por la eŭropa proletaro, tion mi ĉi tie ne volas tuŝi.
Mi do finfine kuraĝas aserti, ke la kapitalisma sociordo jam ne plu elsaviĝos el la koto, ke ĝi jam transiris sian kulminan punkton k ke ni malrapide proksimiĝas al la tempo, kiam ni laboristoj povos mem la aferojn direkti. Ni preparu nin por tio!
Klatilino (16 992).
DE ORIENTO ĜI VENAS!
Neniu povas kredi, ke la terurega ekonomia mondkrizo preterpasos sen aliiĝo en la mondbildo; nuntempe la mizerego puŝpremas antaŭen. En oriento komenciĝis. La orient-eŭropaj terkulturaj ŝtatoj — Hungario, Jugoslavio, Polio, Rumanio — ili estas trafitaj de la internacia agrikultura krizo, kiu kaŭzas la egan malaltiĝon de la grenprezo. Ili serĉas novan vojon por sia elsaviĝo. Ili koncentrigas la greneksporton per ŝtataj monopolinstitucioj. Kune kun ĉi tiuj institucioj fondiĝas eksportkartelo aspiranta la pli malvastan kunligiĝon kun la mezeŭropaj industriŝtatoj: por ke ĉi tiuj permesu al la kartelo importi grenon je la plej malalta dogano. Ĝi devas esti pli malalta ol la sovetia k la usona. Por tio la kartelo de la orient-eŭropaj terkulturaj ŝtatoj kompensas la mezeŭropajn industriŝtatojn per doganmoderigo. La kunligiĝa tendenco en Orienta Eŭropo respeguliĝas en Meza Eŭropo. Ankaŭ ĉi tie la voko eksonas: “Forigu la limojn! Kunligiĝu al pli ampleksa ekonomia teritorio. Germanio k Aŭstrio puŝas antaŭen; ili anoncas la planon fondi la tielnomatan “dogan-unuiĝon”.
Ĉi tio allogas al la plano la okcidenton. Francio ekkomprenas, ke ĝi ne povas malhelpi mezeŭropan kuniĝon: tiele Francio provas estigi pli vastan planon, t. e. “Eŭropa dogan-unuiĝo”.
Tial cirkulas la plej diversaj planoj k projektoj; gravaj estas la malhelpaĵoj, sed la terura mizerego devigas supervenki ilin. Ĉio tio montras al ni: ne nur la epoko por la libera komerco, kiel ekzemple praktikita en Anglio, pasis; ankaŭ pasis la epoko, en kiu la ŝtatoj ne aliel reguligis la mondkomercon ol per protekta dogano. Ĉiam pli perfekte, ĉiam pli senpere k per plej diversaj rimedoj la ŝtatoj reguligos la eksporton k importon, por ke la varoprezoj difinu la produktogradon. Jen la direkto de la nuna ekonomia disvolviĝo; ne plu la hazardo de la liberaj fortoj aŭ unuopaj kapitalistoj decidos, sed la ŝtato. Jen la tendenco, kiu estiĝis sub la sufoka premego de la senekzempla ekonomia krizo.
Estas tendenco, anstataŭi la privatkapitalistan organizadon de l’ mondkomerco per la ŝtatkapitalista. Ŝtata kapitalismo ne estas socialismo. Ŝtata kapitalismo signifas nenion pli, ol mi jam diris: la decidoj ne plu dependas de unuopaj kapitalistoj aŭ societoj, sed de tiuj en la ŝtatoj regantaj kapitalistaj grupoj, de la kiel ŝtato organizita tuto de l’ kapitalista klaso. Kaj ĉi tiu ŝtatkapitalista organizado de la ekonomia politiko pleje endanĝerigas la konsumantojn esti ekspluatataj per la ŝtatkapitalistaj k terkulturaj monopoloj. La monopoloj pliakrigos la ekonomiajn batalojn inter la ŝtatoj, k aliflanke ili transformiĝos el la privata — al la ŝtatkapitalista ekonomiorganizado k ankaŭ estigos aliajn aperaĵojn.
Ju pli plenpotence la ŝtato ampleksos la ekonomion, des pli leviĝos la postulo de la laborista klaso, konkeri la ŝtaton. Ŝtata kapitalismo, kiu estas regata de la laborista klaso, fakte tio estas la socialismo.
Ĝi komenciĝis en oriento, ĝiaj signoj fariĝas videblaj, ili ĉirkaŭas la mondon. Niaj sovetiaj gefratoj per la Kvinjara plano konstruas novan, pli belan mondon k samtempe egan ĉerkon por enterigi la kapitalistan, malnovan mondon.
Ni helpu! — Sovetio ne nur estu la modelo por ni; ĝi estas la plej bona instigilo k agitilo.
16 869, Vieno.
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
La situacio en Portugalio
La militista diktatoreco perdis sian aŭtoritaton, ĉar la popolo tre klare sciiĝis pri tio, kio okazas en policejoj. Honestaj k honorindaj portugaloj estas submetataj al barbara traktado, laŭdire por komuna (nacia) bono. Jam ĉiuj scias pri mortigoj faritaj de l’ policanoj mem k pri uzitaj inkviziciaj rimedoj: torturo, elektraj katenoj, bategado, elektraj kaskoj, sakoj plenaj je sablo, k eĉ — kraĉado en la buŝon de l’ viktimoj. Ne malofte oni trovas arestitojn kun disŝiritaj ŝultraj artikoj k vertebraj ostoj; tio iĝas konata, ĉar iuj trapasas la hospitalon. Hazarde ne ĉiuj mortas, k ĉi tiuj ne forgesas, kion ili suferis. Vundigoj en karcero estas oftegaj. Pri ekziloj k hejmoj plenaj je mizerego la proletaro scias diri vorton. Finance la lando estas ruinigita sub la diktatoreco, k la socia progreso troviĝas tute paralizita. Neelporteblaj estas la impost-ŝarĝoj, k aliflanke la malŝparo de sumegoj por militaj k internministeriaj aferoj. Eĉ lojalaj servantoj al la respubliko, kiuj iel sendepende pensas, estas persekutataj. Tute malsukcesintaj, la diktatoroj provas fuĝi antaŭ la respondeco pri siaj agoj.
Pri la lastdata ribelo eksplodinta sur la Acoraj insuloj k laŭdire gvidata
— paĝo 4 —
260 — SENNACIULO
de altranguloj, tien ekzilitaj kiel kontraŭuloj de l’ diktatoreco, oni ĉi tie nenion povas ekscii, ĉar la gazetaro raportas tute mensoge. Nur per privataj leteroj senditaj de maristoj partoprenantaj en la ekspedicio kontraŭ la ribelantoj, oni ekscias, kiom mensogaj estas la oficialaj diroj. Laŭ marista raporto la tutaj ŝipanoj tuj post sia alveno interfratiĝis kun la ribelantoj. Ĵurnalistoj tien senditaj raportas nur pri la surŝipa vivo de l’ soldatoj kontraŭbatalantaj la ribelon k poste finas per la vortoj: “Ĉi tie finiĝas la raporto pro oficiala k supera ordono.” Okaze de la hispania reĝimŝanĝo regas ĉi tie granda konfuzo; multaj regimentoj estas koncentrigataj, eĉ la rezervosoldatoj (ekde la klaso 1927), laŭdire por malhelpi komunistan enfiltriĝon ĉe la hispania limo. La komunistoj disvastigas kaŝe eldonitan flugfolion por la 1-a de majo. La laborkrizo estas terura; ĉiutage centoj da laboristoj estas senlaborigataj; aliaj laboras plej grandparte nur 3 aŭ 4 tagojn semajne. La eksterlandaj K-doj ekscīu k konigu en siaj laboristaj gazetoj pri la teroro, kiu regas ĉi tie k havas sian plej senkompatan reprezentanton en la politika polico, instrumento de l’ reganta diktatoreco.
Portugala SAT-ano.
Polica kontraŭstrika strategio en Francio
La lastaj strikmovadoj inter la ministaro en Norda Francio estis nova okazo por la t. n. “movebla gvardio” (france: garde mobile), kiu estas translokata laŭbezone de unu agadejo al alia, senbridiĝi. Disbatado de homamasiĝoj eĉ plej malgrandaj, “antaŭgardaj” arestoj en hejmoj aŭ en la stratoj, noktaj kavalkadoj k. c. estis praktikataj de ĝi. En unu sola malgranda vilaĝo bivakis 600 policsoldatoj. Preskaŭ en la sama momento aperis en la “Revuo de l’ Ĝendarmaro” studo de iu subkolonelo pri la sinteno de l’ respublika movebla gvardio dum la antaŭaj nordfranciaj strikoj. Li konstatas, ke por la strikoj de julio—septembro 1930, kiujn entiriĝis ĉ. 700 fabrikoj k 150 mil strikantoj, estis necesaj (li diras!) la koncentrigo de cento da moveblaj duonrotoj¹ kun 18 kapitanoj, 4 eskadronaj ĉefoj k unu subkolonelo. Li notas plue, ke “por la unua fojo depost sia kreiĝo, la movebla respublika gvardio agis kun trupo-kvanto de reala gravo”, k li ne kaŝas sian kontenton: “Ĝi plenumis bonege la komision, kiu al ĝi de nun estas difinita, k donis plenan kontentigon al la militaj k administraj estraroj.”
C. P.
La senlaboreco en Hispanio
Dum kelkaj fin-aprilaj tagoj sufiĉe nombraj grupoj da senlaboruloj trairis la stratojn de Seviljo ĝis antaŭ la urbdomo, postulante laboron k panon. Ili vizitis la butikojn de l’ urbcentro petante nutraĵon. Multaj magazenoj rifuzis k ŝirmis sin per malsuprenigo de l’ feraj kurtenoj. Aliaj, kontraŭe, distribuis manĝaĵojn aŭ monon. Fine okazis plenaera kunvenego, en kiu parolis multnombraj oratoroj.
Spo.
PRI LA PROBLEMO DE L’ PACO
Ĉar ni ricevis plurajn respond-artikolojn al la artikolo de K-dino 15 408 aperinta en n-o 340, ni ne povas enpresigi ilin komplete, sed resumas la dirajojn de la K-doj, tamen nek kripligante la ideojn, nek forlasante gravajn punktojn el la respondoj. — Red.
Estas ja fakto, ke Sovetio donas al la infanoj edukon, kiu celas krei en ili spiriton kontraŭan al la imperiisma milito k favoran al la Sovetia defendo. Sed tiu fakto ne signifas, ke en la morgaŭa milito la Sovetiaj infanoj buĉos samfurioze kiel la kapitalistaj laŭ la ĉagrena supozo de K-dino 15 408. Cetere, se oni trafoliumas la historiojn, kiujn oni instruas al la infanoj en diversaj landoj, oni saturus la kapon per citoj, kiuj gloras reĝojn k generalojn. Tiom pli se ĉi lastaj venkis popolojn. Paralele oni trovas incitojn al rekonkero de perditaj regionoj donantajn al la infanoj la impreson, ke la alilandanoj rabis iliajn patriojn, kiujn sekve oni devas venĝi kiel ajn. Se tiel estas preparitaj la spiritoj de l’ infanoj, la militprofitemuloj estas certaj, ke ribelo ne estas facila en militokazo. Dank’ al tiu dogmo la infanoj konvinkiĝas, ke en la alia flanko estas “malamiko” detruenda.
En Sovetio tute male la infanoj ricevas ne nur instruojn, kiuj permesos al ili defendi Sovetion kontraŭ imperiismaj eventualoj, sed ankaŭ fratigan spiriton. Oni instruas al ili, ke en la alia flanko ne estas “malamiko”, sed trompitaj fratoj, kiujn oni devas konvinki pri fratiĝo. Sed en mala okazo ili kompreneble scios sin defendi. Do la diferenco inter la Sovetia k la imperiisma eduko estas sufiĉe distingita. Postuli, ke Sovetio malarmu, dum la imperiismo armegas ne nur morale, sed ankaŭ materiale, ŝajnas al mi malpaca opinio. Revolucia eduko tendencigas al ribelo kontraŭ la maljustoj. Se ĉi lastaj ne ekzistus, la homoj ne ribelus. Pro tio ke la kapitalista sociordo estas maljusta, tute nature la homoj ribelos tiom longe, kiom ĝi daŭros. Sekve mi aprobas ĉian edukon, kiu liveras al la homo spiritkapablon por sin defendi kontraŭ la maljustoj. Kaj por pli bone konvinkiĝi pri la normalo de l’ Sovetia progreso, mi konsilas, ke oni penu veturi tien, por konvinkiĝi, ke oni tie ne preparas la homojn por la milito, sed kontraŭ ĝi.
Soares.
*
Ŝajnas, ke ĉiu kiel K-dino 15 408 abomenas la militon; nur nenormalulo povus trovi ian kontentigon en forbuĉado de homoj. La proletaro kiel tuto kondamnas tiel la dinastian kiel la imperiismajn militojn. Tiaj estis la ĝisnunaj militoj en sia plejparto. Tiu de 1914—1918 celis parte bari al la minacanta socia revolucio. Ja en komenco de 1914 la Petrograda proletaro konstruis barikadojn, kiujn vidis la diplomatoj okcident-landaj, intertraktantaj kun la reprezentanto de l’ absolutismo pri milit-alianco. La tuta historio estas historio de interklasaj bataloj. Finbatalante sian batalon por dispartigo de l’ profitoj sur la dorso de l’ proletaro, la kapitalistoj paralizis en la mondmilito la socirevoluciajn fortojn. Ĉu naciskale, ĉu internaciskale, la reganta klaso provas k ĝis nun bedaŭrinde preskaŭ ĉiam sukcesis misuzi la ekonomie dependajn tavolojn: laboristaron, etburĝaron, kamparanojn, por siaj militceloj.
Ĉu oni ne devas diferencigi inter milito k milito? Kiam proletaro en ruĝa milito mortigas, ĝi mortigas pro neceso; kiam burĝaro per proletoj mortigas en blanka milito, ĝi mortigas pro venĝemo, sangavido k kruelo. La hungara soveta registaro pereigis ĉ. 600 burĝojn; la blankula reakcio en Hungario forbuĉis 4000 laboristojn. La blanka teroro, furiozanta post la Pariza Komuno, mortigis almenaŭ 20 mil komunanojn. Kaj ĉu vi legis aŭ aŭdis pri la Berlinaj tagoj en 1919?
Tio estas la faroj; pli gravaj estas la kaŭzoj k celoj. Klasbatalo estas interklasa milito, batalo por nuligi la anarkian produktosistemon, la superregadon de manpleno da homoj. Ĉar neniu ĝis nun reganta klaso rezignis libervole je sia potenco, la vojo de l’ liberigo kondukos trans proletan diktaturon. Nur al perforto cedas perforto, — tion instruas la tuta historio.
Sovetio ekiris sola, bojkotita tiel de pacistoj kiel de militistoj, la vojon de rekreo. Ĉiu scias, ke la burĝaro tut-
¹ Duonroto ampleksas 40 soldatojn.
[REKLAMO p.4] Belega romano! JACK LONDON — LA FERA KALKANUMO. Tradukita el la angla de G. Saville. 368 paĝoj. Formato 12×18 cm. Prezo 2,60 mk. g., (bindita 3,50 mk. g.) Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, aŭ Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX. (Kun nigra kvinpinta stelo.)
— paĝo 5 —
monda, ĉu kaŝe, ĉu malkaŝe, batalas kontraŭ Sovetio. Se tiuj 150 milionoj vivantaj en Sovetio ne volas sperti la sorton de l’ Inka-regno, ili devas instrui al la geinfanoj neceson de perbatalila defendo, ĝis la plimulto el la landoj same sukcesis aranĝi komunisman konstruadon. Kaj por atingi per eduko valorajn rezultojn, oni devas krei unue la kondiĉojn necesajn, kiuj permesos edukadon liberan (hodiaŭ ĝi ja estas monopoligita de l’ kapitalismo). Kiel pruvas la ekzemplo de 1914, en la antaŭmilita Internacio la edukado kontraŭ milito imperiisma estis absolute nesufiĉa. Nur praktika kunlaboro por komunismo estas garantio por la paco.
A. S. (10 580), Berlin.
*
K-dino 15 408, vi estas timigita, ĉar oni diras al sovetiaj infanoj, ke ili agu sub la devizoj “militon kontraŭ imperiisma milito” k “por defendo de Sovetio”. Tamen estas nia nepra devo tiel eduki la infanojn, ne nur sovetiajn sed la tutmondajn lab. infanojn. Ĉu ni defendos nian ruĝan patrion per packontraktoj k diplomataj akordoj? Ĉi tiuj estas “paperĉifonoj” en la momento, kiam iliaj subskribintoj deziras militiri. Ili utilas nur por kaŝi la ĉiam pli grandajn militpreparojn.
Vi demandas, ĉu per tia eduko ni fine akiros la pacon? Sed ĉu ni ne iras nun al milito, malgraŭ Ĝenevo, Lokarno, Pariza ĵurkonsento k aliaj promesoj? Ĝis la laboristoj ordigos la mondan socistaton, la situacio restos tia; milito estas neforigebla faktoro de la nuna sociordo, same kiel ekspluatado. Kaj ĉar Sovetio, spite ĉiuflankaj malhelpoj, fariĝas ĉiam pli forta, la militpreparoj estas direktitaj kontraŭ ĝi; prave do la sovetianoj edukas siajn infanojn por forpeli la korvojn nepre sin ĵetontajn sur tiun de ili malbenatan landon. Vi juĝas laŭ via virina (eble patrina) vidpunkto. Sed egale ĉu tiel eduki la infanojn aŭ fari el ili aplaŭdantojn de l’ packontraktoj, la milito okazos, k ili estos forĵetitaj en tranĉeojn kun pafiloj en la manoj, dum aviadiloj surverŝos venengasojn sur la sendefendajn urbojn.
16 835 (Sevran).
*
Leginte la artikolon de K-dino 15 408, mi miris, ke inter la t. n. internaciistoj, kiuj pretendas esti la plej “perfektaj”, ankaŭ ekzistas Gek-doj, kiuj havas iluzion naivan de infano. La mondo por ili laŭŝajne estas la vilaĝo, en kiu ili loĝas. Ĉu vi fakte opinias, kara K-dino, ke antaŭ la mondmilito la socialistoj edukis siajn infanojn por la milito? Se ĉiuj SAT-anoj akceptus vian deziron, ĉu tio malebligus militon? Via alvoko ŝajnas al mi esti voko en dezerto. Ĉu vi mem edukas viajn infanojn al neŝloso de la dompordo? Se ne, vi havas nenian rajton kontraŭi la edukmanieron de la Soveta Ŝtato, ĉar per neŝloso de pordoj oni ne malebligas ŝtelrompojn. La lab. partioj ankaŭ ekster Sovetio havas defend-ŝirmligojn. Mi ne povas kompreni, kial vi aniĝis al iu el tiuj partioj. Revolucio, kiu ankaŭ estas milito, k pacismo same ne estas akordeblaj kiel akvo k fajro. La ĉefa postulo de l’ socialdem. partio ja estas via devizo: “Por la paco k kontraŭ milito.” Preskaŭ senescepte la socialistaj parlamentanoj en ĉiuj landoj kantis en 1914 ĥore kun la patriotoj. Tiam kiel sola¹ el ĉiuj militantaj landoj la bolŝevika frakcio de la “Duma” en Peterburgo kontraŭstaris la militon. Ĉiujn el ili oni kondamnis je dumviva ekzilo. Eble ili estis la solaj, kiuj jam estis tiom saĝaj kiel vi. Sed nun la bolŝevikoj evidente perdis la saĝon, ĉar ili ne forĵetas la armilojn k ne enlasas la tiamajn burĝojn por fondi kun ili demokratan ŝtaton. Ili ankoraŭ ĉiam edukas la infanojn al ŝloso de la pordoj. Sed en Germanio, Francio, Belgio, Anglio ktp. la samaj pormilitaj gvidantoj ankoraŭ nun estas membroj k gvidantoj de lab. partioj, k ili ripetas la saman devizon kiel antaŭ 1914: “Kontraŭ milito!”
La veraj socialistoj neniam estis k neniam povos esti kontraŭuloj de revolucia milito. La mondmiliton, kiun gvidis la burĝaro, estis reakcia, sklaviga, krima milito. Ĉu oni rajtas diri kiel socialisto, ke milito kontraŭ tiu ĉi burĝaro estas la sama? Vi kredas je paco k amo ktp., ĉar en via (laŭŝajne tero[?])lando² depost la milito 1914 ĝis 1918 ne plu okazis milito. Vi verŝajne ne scias, ke pli ol 10 militoj intertempe okazis. Laŭŝajne vi timas la militon nur pro viaj propraj gefiloj.
Ĉar pro la diversgrada evoluo de l’ kapitalismo en la div. landoj socialismo ne samtempe en la tuta mondo povas venki, oni devas ankaŭ aprobi la defendmiliton. Tion jam Engels antaŭ 50 jaroj antaŭvidis. La klaskonsciaj laboristoj devas esti por milito kiam ili batalas por sia klaso, ili devas esti kontraŭ milito, kiam oni devigas ilin batali por la interesoj de l’ kapitalismo k ĝia pseŭdonimo “patrio”. Vere revolucia K-dino diros al la filo: “Baldaŭ oni donos al vi la pafilon, prenu ĝin k lernu bone uzi ĝin, ne por pafi al viaj fratoj kiel okazis ĝis nun k kiel la perfiduloj de l’ socialismo konsilas al vi, sed por batali kontraŭ la burĝaron de via propra lando, por fini la ekspluaton, mizeron, k la militojn, ne per piaj deziroj, sed per la venko super la burĝaro.” Nia devizo do devas esti: Ĉiun proletaron k ĉiun cendon k nian tutan forton por nia “Dio” Revolucio, ĉion por la bono de la laboristaro k justo en la tuta mondo.
6571 (Aŭstrio).
¹ Ankaŭ la itala k bulgara partioj! — almenaŭ ĉe milit-eksplodo. — Red.
² K-dino 15 408 estas el Nederlando. — Red.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”
KONTRAŬ LA DOGMOJN
LA RELIGIO
La religio povas esti difinata jene: la iluzio, kiu atribuas al la aferoj, al la realaj aŭ imagaj estaĵoj, aŭ la fenomenoj de l’ naturo, al la vizioj, al la agoj, al la kapabloj k konceptoj de l’ homo, intencojn, volojn k personojn, kiujn oni devas favorigi al si per la preĝo k la ofero. Al ĉiu religio apliku tiun ĉi difinon. Ne ekzistas unu, por kiu ĝi ne taŭgus.
Unua peno de l’ per la imago nutrata scivolemo por klarigi la rilatojn de l’ homo kun la ĉirkaŭanta medio, tiu ĉi iluzio longtempe posedis la homan spiriton, inspiris la poezion k arton, k, kombinita laŭ diversaj dozoj kun la kreskanta racio, naskis la teogoniojn¹ k kosmogoniojn, la filozofiajn sistemojn, sugestis solvojn tiel interesajn kiel vanajn pri la supozita morala problemo.
Tiom, kiom la kreoj de l’ religia iluzio estis ĝustproporciaj kun la intelekto, kun la konoj k la moroj de l’ popoloj, ili konkuris k partoprenis je la progreso de l’ artoj k institucioj. Sed de kiam ili restis malantaŭe de la sperto k de l’ racio, ili malhelpis la evoluon, ili baris la vojon k kondamnis la homon al malantaŭeniroj, devojiĝoj k senfina mizero. La parazitoj, kiuj vivas per tio, la potenculoj, kiuj profitas el ĝi, defendis ilin per fajro k glavo, k, kio estas pli malbona, per kompromisoj.
La dioj ne parolas: ili posedas nek laringon nek trian fruntan volvaĵon; oni prenis de ili, cetere, la ventojn k la tondrojn. La oreloj ankaŭ mankas al ili: ili ne aŭdas.
La dioj ne manĝas — pro malhavo de buŝo k stomako.
La dioj ne havas manojn por akcepti la oferon.
Lertaj personoj elpensis unue anstataŭi tiujn ĉi nepre necesajn organojn; ili parolis, aŭskultis, respondis, ili manĝis k enpoŝigis — por la dioj.
¹ Teorio, doktrino pri la origino de dio(j). — Red.
— paĝo 6 —
Ili negocis per la difavoro; ili vendis al la reĝoj la obeon de l’ subuloj.
Ili ne predikis la iluzion, ili ekspluatis la mensogon.
Estroj super la virinoj per la ĉarlatanismo, super la infanoj per la falsita edukado, super la nesciuloj per la rutino k la teroro, ili levis la kredon kiel malamikon de la racio.
De tiam la historio de l’ homaro fariĝis la batalo inter la facilkredemo k la libera esplorado. Ĉiu intelekta progreso estas konkero super la religio. La diseco inter la religio k la socio estas la mezurilo mem de l’ progreso.
Tia estas la rolo, kiun la religioj ludis en la etnografio k en la historio.
Andreo Lefevr (Lefèvre.)
*
Batalo ĉirkaŭ reprezentanto de dio
En Gulbene (Latvio) estis pastro nomata Egle. Li estis iom progresema, sed same progresema en drinkado. Li havis multajn amikojn k konatojn inter la ŝafaro, kompreneble same drinkuloj. Li preferis iom drinki post bapto, post enterigo de mortinto, post geedziĝo. Drinkado ĉiam progresis, plinombriĝis ankaŭ lia amikaro el drinkemaj ŝafoj. Iun fojon li fervore ekpredikis ebria en preĝejo, k sukcesis. Sed iun fojon li disverŝis sur plankon la sanktan sangon de Kristo, anstataŭ verŝi en buŝojn de pentulojpekuloj. Alian fojon li forgesis diri la plej sanktajn vortojn dum bapto ktp. Tiel longe ne daŭris, ĝis oni denuncis tion al la episkopo. Esploro, forigo el ofico dum tri monatoj por resaniĝo de drinkemo. Pasis la tempo. La sankta drinkulo ne resaniĝis: eksigo k enoficigo de alia. Sed post tio la afero pli graviĝis. Ekribelis la drinkema ŝafaro, protestoj ekestis, k oni forigis la anstataŭantan pastron el la preĝejo. Polico, arestoj, protokoloj, juĝo, malliberigo. Apenaŭ oni evitis, ke disfendiĝis la eklezio je drinkula k abstinenca. Fine tamen la abstinenca ŝafaro venkis. Kaj la drinkeman pastron oni forigis aliloken.
[BILDO p.6 | 51,13,65,24] Karikaturo: drinkema pastro en sutano, kun glaso en la levita mano, apogita al granda botelo.
Okulatestanto.
*
Je la servo de l’ Eklezio
Antaŭ kelka tempo la “libera ŝtato” de Irlando, kie la katolika influo estas ĉiopova, malpermesis la eniron sur sian teritorion de unu numero de l’ granda angla ĉiutaga ĵurnalo “La Ĉiutaga Poŝto” (The Daily Mail), ĉar ĝi entenis recenzon aŭ resumon pri verko de d-o Ajzler (Eisler), Viena scienculo, kiun kondukis liaj esploroj al la konkludo, ke Jesuo havis fraton-kunnaskiton.
TRA ESPERANTIO
La logika lingvo estas la plej forta
Ŝajnas al mi, ke ĉiuj personoj, kiuj sin okupadas pri esperanto k dediĉas al ĝi grandan parton de sia tempo k energio, devas sperti la samon, kion mi travivas: la rilatoj al la naciaj lingvoj ŝanĝiĝas. Per sia logika strukturo esperanto trudas sian influon k superregas finfine eĉ nian tutan pensan analizadon k la konforman lingvan esprimadon. Nepre ĝi reinfluas sur nian gepatra-lingvan scion k malbonigas ĝin (ĉu domaĝe?). Ne nur tradukojn el esperanto, sed originalojn faritajn en nacia lingvo mi renkontis verkitaj laŭ tute esperanta stilo, ĉar ilia aŭtoro evidente okupis sin ĉefe k prefere pri esperanto. Mi mem, uzante apud esperanto alian nacian helplingvon tre diferencan de mia gepatra lingvo nacia, spertas ĉe la uzado tre forte la influon de l’ esperanta elemento (ne tiun de la nacia gepatra lingvo). Ĝi tentas min uzi la novan nacian lingvon laŭ pli rigore logika maniero, ol vere ĝi devas esti uzata. Kaj mi estas ĉagrenita pri la mallogikeco de l’ nacia lingvo. Tio sama, kvankam nature en malpli forta grado, okazas al mi rilate al la gepatra lingvo, de kies uzado mi cetere pli k pli dekutimiĝas per longa vivado en alia lingvoteritorio. Tiel mi ofte trovis min uzanta la germanan fremd-vorton “Quartal” en la esperanta senco de “kvartalo”, kiun ĝi tute ne havas en tiu lingvo.
Sed la influon de l’ logika esperanta lingvo mi sentas plej klare ĉe la uzado de l’ prepozicioj en la nacia lingvo. Ĉio entute, kio montras la avantaĝon de esperanto super la nacia lingvo, fiksiĝas solide en la cerbo k estas ĉeestanta en la momento, kiam la nacilingvoj metas kaptilon per siaj embarasaj k cerbumigaj malregulaĵoj.
Tio tamen ne signifas, ke esperanto jam estas senmanka k finis sian evoluon; ni scias, ke (ne tuŝante la Fundamenton) esperanto disvolviĝas plu k plu kun la aplikado, kun la vivo, kiun inspiras al ĝi la uzantoj. Efektive, ĉe la hodiaŭa stato de la lingva evoluo, oni vane serĉus en kelkaj kazoj esperantan esprimon trafan, por kiu la nacilingvo donas al ni tian senhezite k certe. Plej ofte temas pri idiomaĵoj aŭ pri komunlingvaj esprimoj, kiuj mankas al ni, ĉar ni ankoraŭ ne komprenis (k tio estas tute normala) fari el esperanto nian ĉiutagan lingvon.
La granda valoro de l’ artefarita esperanto estas, ke ĝi devigas nin pensi logike; ĝi fariĝas kvazaŭ juĝisto super la mallogikaj nacilingvoj; ĝi indikas al ni tre precize (kondiĉe ke ni enpenetris la spiriton de la lingvo), kiel ni devas logike k racie esprimi tiun aŭ alian ideon aŭ observon; ĝi kondamnas samtempe la nacilingvajn idiomaĵojn k idiotaĵojn, atentigante nin konstante pri la direkto, en kiu kuŝas la progreso por pens-esprimo. La artefarita esperanto, inventita de antaŭvidema pensulo, estas la lingvo de tiu epoko, en kiu tekniko simpligis k raciigis ĉiujn homajn agojn k plenumojn, en kiu la homa penso mondskale bezonas simplan, klaran k unuecan formulon. Kaj esperanto fine triumfos super la malraciaj lingvoj, foruzitaj, balastŝtopitaj k komplikaj, kune kun la triumfo de l’ racio super homara epoko karakterizita per la naciemo.
N. B.
Vizitanto el Norvegio
Unu el la plej gravaj atingoj en la agado de l’ lab. esperanto-movado norvegia estas la fondo (en aprilo 1928) de Esp. Klubo de Tramistoj. La ĉefdirektoro Samuelsen rekomendis la klubon al la estraro de l’ tramkompanio, kiu konsentis, ke ĝi uzu senpage tramkompanian ĉambron kun lumo, hejto ktp. k kiu krome subvenciis la klubon. Tiel ĝi povis krei esp. bibliotekon, kiu enhavas proks. 65 volumojn. La klubo havas 35 membrojn tre fervorajn. Unu el la membroj partoprenas en tiuj ĉi tagoj studvojaĝon tra Sovetio. Alian studvojaĝon tra Germanio, Nederlando, Belgio k Francio partoprenas la subskribinto (prezidanto de l’ klubo). Bicikle trapasinte en la unuaj tagoj de ĉi tiu monato urbojn Kiel, Hamburgo, Bremeno, Amsterdamo, Hago, li alvenos la 14-an al Roterdamo, 16-an Antverpeno, 17-an Bruselo, de kie li faros mallongan vojaĝon al Norda Francio, la 19-an, k reen al Bruselo. Forlasos tiun ĉi urbon la 20-an, alvenos al Lieĝo la 22-an, Aĥeno 23-an, Kolonjo (Köln) 24-an, Düseldorfo 26-an, Esen 28-an, Dortmund 29-an, Münster 30-an, Hanover 1-an de junio, Hamburgo 3-an. Laŭdezire li parolados en ĉiu loko, kie eblas. La alveno al la div. lokoj okazos proks. je la 17-a horo.
Johano Snekvik (el Oslo).
— paĝo 7 —
TRA LA MOVADO
KRONIKO
AŬSTRIO. Knittelfeld. La movado bone prosperas. El 24 komencintaj kursanoj 16 ankoraŭ regule partoprenas. La grupvespero estas ĉiam bone vizitata. Por kursfinfesto estos aranĝata letervespero. (7151.) — JUGOSLAVIO. Laborista Sekcio de Beograda Esp. Societo sciigas pri sukcesa letervespero, aranĝita je 15. feb. Kvankam malmultnombre vizitite, enskribiĝis por kurso 17 personoj. Kurso por laboristoj gvidota ĉe la Nova Universitato. (Estraro.) — SOVETIO. La centra organo de l’ Kom. Junulara Asocio en Sovetio, kiu havas pli ol 2 milionojn da legantoj, propra-iniciative fondigis en dec. 1930 “esp. brigadon” kun la komisio akiri peresp-ajn originalajn raportojn el tuta mondo. Je 25. dec. aperis ĝia unua ilustrita “Internacia paĝo” kun esp. leteroj el 10 landoj. Oni intencas plue aperigi tiajn “Paĝojn”, donante honorarion por ĉiu presitaĵo. La oficiala organo de l’ C. K. de Sovetia Sendiula Unuiĝo (UMA) aperigas regulajn resumojn en esp-o; la ukrainia gazeto de l’ Unuiĝo en Kievo enpresas esp. alvokojn k sciigojn por eksterl. ateistoj.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La agado de CK de SEU kontraŭ SAT-a, kiu estas gvidata per tiaj nedireble fiaj rimedoj, kia la bojkotado al la SAT-organoj k tiela malebligo al niaj sovetiaj K-doj legi niajn eldonaĵojn k formi al si propran opinion pri la pozicio de SAT, aperas en aparte akra lumo per jenaj dokumentoj:
prospektforma alvoko de “Heroldo de Esperanto” (aldonita al ties n-o de 24. aprilo), per kiu estas petate monhelpi al la disvastigo de tiu neŭtrala gazeto en Sovetio. En ĝi estas cititaj emociaj vortoj de sovetiaj esp-istoj, kiuj dankplene kvitancas ricevon de “Heroldo”. “Via gazeto”, diras V. K. “por multaj … esp-istoj fakte estas sola eksterlanda gazeto, ricevata nun, … k memkompreneble, ke ĉiu linio de via gazeto estas vera ĝojo por esp-istoj de nia urbo …” Alia skribas: “Vi malfermis al ni fenestreton, tra kiu ni povas rigardi, kiel aspektas la vivo k la esp-movado ĉie en la mondo.” —
cirkulero de “Literatura Mondo” (neŭtrala lit. gazeto esp-a) al siaj abonantoj eksterhungariaj, petanta aĉeti SEU- k EKRELO-librojn¹, por interŝanĝe povi liveri “L. M.” al Sovetio, laŭ interkonsento kun la CK de SEU.
Unuvorte: Liberan vojon al la neŭtralaj gazetoj en Sovetion, sed — malpermeson por la organoj de l’ laborista, klasbatala SAT!
La SAT-anoj donu laŭmeritan respondon al tiuj neŭtraluloj de la CK de SEU, plifortigante sian varbadon por “S-ulo” k “LNE” k konigante al la sovetiaj esp-istoj la veron per sia persona korespondado.
¹ Inter tiuj CK de SEU havas eĉ la senhontecon oferti SAT-libron “Zamenhof”: ĝi do ŝtelas al SAT kun la mono ankaŭ la stokon de tiu libro.
Korekto. Bv. legi en n-o 342, pĝ. 239, en la “Komuniko de l’ Plenum-Kom.” (2-a tekstlinio): “n-o 337” (anst. 327).
Akademio k Lingva Komitato
Rezulto de la elektoj en 1931
Listo de la L. K.-anoj (reelektitaj aŭ elektitaj): Voĉdonintoj: 100. — Plimulto: 51. Dreher (98 voĉoj), Kalocsay (98), Backheuser (97), Bastien (97), Hodakowski (97), Boucon (93), Butler (93), Harvey (93), Heilker (91), Van Schoor Jan (91), Sola (90), s-rino Blaise (89), Bremon Masgrau (84), Czubrynski (83), Wenger (80).
Listo de la 6 elektitaj Akademianoj: Voĉdonintoj: 95. — Plimulto 48. Dietterle (77 voĉoj), Lippmann (73), Millidge (61), Setälä (58), Stamatiadis (57), Inglada (55). — Aliparte s-ro Butler ricevis 44 voĉojn, s-ro E. Drezen¹ 33 voĉojn.
¹ Legante la supran informon, K-doj certe demandos al si, ĉu temas pri la sekretario de CK de SEU? Jes, K-doj, estas tiu s-ro, kiu kulpigas la Direkcion de SAT pri oportunismo, kiu per mensoga denunco malpermesigis la venon de “S-ulo” en Sovetion k provis bankrotigi SAT-on per fripona reteno de ĝia mono.
Ni tre bedaŭras, ke la nomita s-ro ne elektiĝis en la Akademion. Li ja ĉiam estis ĝisosta, neforigebla neŭtralulo, kiu kontraŭvole ludas komunistan rolon. Jam dufoje li fiaskas en sia kandidateco al la Akademio; ni esperu, ke la trian fojon li estos pli bonŝanca.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
VORTOJ DE K-DO LANTI. Kun antaŭparolo de L. Banmer. 192 pĝ. Formato 13×19. Prezo: 12 fr. fr. (2 mk. g.). Eld. SAT, 23, rue Boyer, Paris XX. Admin. Colmstr. 1, Leipzig O. 27.
La artikoloj de K-do Lanti, dissemitaj en diversaj SAT-gazetoj, ĉiam vekis grandan eĥon tra la tuta SAT-anaro k ankaŭ ĉe la apudaj esp. rondoj. Multaj estis la legantoj de “S-ulo”, kiuj, ricevantaj la gazeton, tuj “kuris” al la artikoleto “Inter Ni”, eta laŭ la longo, sed ofte ega laŭ la valoro de la pritraktata temo k la perfekte klara k konciza stilo. Kiel estis akre atakataj tiuj ofte pike k iom paradokse verkataj skriboj, ĉiuj ja scias: en ili la SAT-opozicio trovis pretekstojn por ataki la SAT-direkcion. Oni stariĝis pli kontraŭ personaj ideoj de Lanti, ol kontraŭ laŭdiraj faroj de la Direkcio.
Verŝajne konvinkiĝintaj pri tio, legintaj k aŭdintaj kiel oni fuŝaliigis la pensojn de la SAT-gvidanto, 15 K-doj el 9 landoj pruntedonis senprocente la necesan monon por kunigi la ĉefajn el la supremenciitaj artikoloj k ilin eldoni libroforme. Aldoninte al tiu riĉa fonto la deklaron de “Liberiga Stelo” (jaro 1920), kiu estas ankaŭ el la plumo de Lanti k iel konsistigis la programon de SAT, la kompilanto, K-do Banmer, atingis per lerta klasifikado, belan k interesan rezulton: la libro estas valora dokumento k tamen legiĝas plej facile k agrable. Tiom pli ke la kompilanto verkis spritan k tre paroli pri la verko, li prefere liveris al ni siajn impresojn pri la aŭtoro, kun kiu li kunlaboras jam de pli ol 10 jar-
Tarifaro de SAT
| Lando | Aliĝmono al SAT | Kotizo por: a) aktiva | Kotizo por: b) pasiva | Sennaciulo | La Nova Epoko | La Nova Epoko por membroj |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Argentino, pes. | 0,40 | 6,50 | 1,90 | 6,— | 3,— | 2,— |
| Aŭstrio, ŝil. | 0,50 | 13,— | 3,75 | 12,— | 5,— | 4,— |
| Belgio, belg. | 0,50 | 13,— | 3,— | 12,— | 4,— | 3,— |
| Brazilio, milr. | 1,— | 20,— | 5,— | 18,— | 7,— | 5,— |
| Britio, ŝil. | 0,50 | 10,50 | 3,— | 9,— | 4,— | 3,— |
| Bulgario, lev. | 10,— | 260,— | 65,— | 250,— | 150,— | 100,— |
| Ĉeĥoslovakio, kr. | 3,— | 65,— | 15,— | 60,— | 25,— | 20,— |
| Danio, kr. | 0,50 | 10,— | 2,50 | 10,— | 4,— | 3,— |
| Estonio, kr. | 0,25 | 8,50 | 1,80 | 8,— | 3,— | 2,50 |
| Finlando, mk. | 4,— | 85,— | 18,— | 80,— | 30,— | 25,— |
| Francio, fr. | 2,50 | 45,— | 12,50 | 40,— | 18,— | 15,— |
| Germanio, mk. | 0,50 | 10,50 | 2,50 | 9,— | 4,— | 3,— |
| Hispanio, pes.* | ||||||
| Hungario, peng. | 0,50 | 10,50 | 2,50 | 10,— | 5,— | 4,— |
| Japanio, jen. | 0,40 | 6,— | 2,— | 5,— | 2,50 | 2,— |
| Jugoslavio, din. | 6,— | 130,— | 30,— | 120,— | 45,— | 40,— |
| Latvio, lat. | 0,50 | 12,— | 2,50 | 10,— | 4,— | 3,— |
| Litovio, lid. | 1,— | 20,— | 5,— | 18,— | 8,— | 6,— |
| Nederlando, guld. | 0,30 | 6,50 | 1,60 | 6,— | 2,50 | 2,— |
| Norvegio, kr. | 0,50 | 10,— | 2,50 | 9,— | 4,— | 3,— |
| Polio, zlot. | 0,80 | 16,— | 4,— | 15,— | 7,— | 5,— |
| Portugalio, esk. | 2,— | 45,— | 10,— | 40,— | 15,— | 12,— |
| Rumanio, lej. | 15,— | 360,— | 65,— | 350,— | 150,— | 120,— |
| Sovetio, rubl. | 0,25 | 5,25 | 1,25 | 4,50 | 2,— | 1,50 |
| Svedio, kr. | 0,50 | 10,— | 2,50 | 9,— | 4,— | 3,— |
| Svisio, fr. | 0,60 | 13,— | 3,— | 12,— | 5,— | 4,— |
| Usono, dol. | 0,25 | 3,25 | 1,25 | 2,50 | 1,50 | 1,— |
Ĉiuj ne cititaj landoj pagu laŭ la tarifo por Germanio.
Aktivaj membroj ricevas la oficialan organon de SAT (S-ulo) senkoste.
* Pro inflacio ni petas pagi laŭ la franca tarifo.
— paĝo 8 —
oj. Post legado de tiu morala portreto (kun kelkaj fizikaj trajtoj) oni pli bone komprenas la verkmanieron de K-do Lanti, oni eĉ ne povus imagi, ke li verkus alie! Cetere, pro persona sperto, mi povas atesti pri konformo de l’ portreto al la originalo, krom eble ioma akrigo. Iuj K-doj diros: “Lanti estas ja originalulo”. Povas esti, sed — — mankas tiaj en la laborista movado, tro multaj estas tiuj, kiuj emas laŭiri jam trabatitan vojon anstataŭ mem hakadi tra la densaĵo de antaŭjuĝoj! Almenaŭ dank’ al tiu cirkonstanco ni povas legi la al neniu similan, ĉi tie recenzatan verkon.
Ĝi estas dividita je diversaj ĉapitroj, kiujn necesas nomi: Mondlingvo, organizado, edukado, sennaciismo, socipolitiko, pacismo, priskriboj, polemiko, pensoj. Ĉiu el ĝi estas finpunktata de originala beleta desegno de R. Bartelmes.
Tra la tuta verko blovas detruanta vento: falas la antaŭjuĝoj, disrompiĝas la artifikaj sociaj reguloj, k konsekvence doloras la koro de la rutinema leganto! Ĉu temas pri naciismo sub ĉiuj ĝiaj formoj: lingva, ekonomia, politika? Vi nur devas elekti inter la diversaj artikoloj. Tiel vi rekonatiĝos, se vi estas malnova leganto de “S-ulo”, kun la “letero al lia dolara moŝto Kuliĝ”. Ĝi estas verkita familitone, ironie, k oni povus nur al ĝi riproĉi, ke ĝi en kelkaj partoj malnoviĝis: la aserto “ke la vivnivelo de la usonaj laboristoj estas pli alta ol la nia” ne plu valoras en tia ĝenerala senco, en kia ĝi estas uzata. Ĝi eble pravas por la laborantaj laboristoj (ne ĉiuj), sed kiom ja ne laboras?
En la ĉapitro: Edukado estas klarigataj la plej karaj, por la aŭtoro, ideoj, tiuj, kiujn tute prave li juĝas esti ĉe la bazo de ĉia socia agado samkiel ĉe tiu de privata konduto: kontraŭ dogmiĝo de ideoj, por fruktodona dubemo, neceso de idealo ktp. Pri socipolitiko, plej karakterizaj estas “Oni petas volontulojn”, vigla atako kontraŭ laborista naciismo, k “Pri la morto de araba SAT-ano”, samcela dialogo. “La Kamentubo”, simbolo de industriiĝo, malfermanta la vojon al socialismo; jam ofte pritraktita temo, sed ĉi tie markata de l’ sennaciisma spirito de la aŭtoro.
El la tro mallonga ĉapitro “Sennaciismo” la leganto ĉerpos precizajn ideojn pri tiu nova k tiom diskutata ismo. Li tiel vidos, ke ĝi ne estas iu senforma idealo iel favoranta al kapitalismo, sed tute male fortika bazo por vere efika klasbatalo. Ĉiu estos mirigita, ke Lanti estis akuzata pri burĝiĝo! Stranga burĝo, ĉu ne, kiu skribis “… unuiĝo per la helpo de artefarita lingvo, de ĉiuj popoloj el la mondo por liberiĝo el la kapitalista jugo. Unuvorte, la sola — racia batalo estas la klasbatalo, ne la nacibatalo“. Tiaj diroj estas ĉe la plumo k ĉe la buŝo de Lanti, kvazaŭ rekantaĵo k mi emas pensi, ke li ilin elparolas dum sonĝoj!
Alia interesa flanko de la talento de l’ aŭtoro estas videbla en la ĉapitro “Priskriboj”, kiu enhavas leterojn el Italio k Turkio. Per koloraj k trafaj trajtoj estas pentritaj Konstantinoplo k la Bosforo kun, laŭ okazo, profundaj sociaj pripensoj.
Por fini, la leganto longe haltos ĉe la lastaj 6 paĝoj. Sub konciza formo, la “Pensoj” enhavas riĉan k subtilan kernon. Miaopinie oni tie malkovras kelkajn el la malmultaj gvidiloj de Lanti, kies pensado estas mirinde unueca. Kompreneble paradoksoj k ironiaĵoj ne mankas; ĉu vi ne ŝatas tiun ĉi? “Iu laŭdis mian artikolon k ĉagrene mi pensis: Kredeble mi diris en ĝi banalaĵojn.” Kaj la lasta, acida k amara: “Estas danĝere tro ofte pravi.”
Super la tuta verko flirtas la sennaciec-klasbatala standardo. Mi ege konsilas, ke ĉiu havigu al si tiun signifoplenan k belstilan verkon, en kiu mankas neologismoj k preseraroj.
K. Ru (835).
EL LA RUBUJO
“Nek unu groŝo de sovetia SAT-ano iru al poŝo de la kontraŭrevolucia Direkcio! Sovetiaj SAT-anoj povas komisii uzi sian monon nur al revolucia gvidorgano por la celoj, servantaj al laborista klaso, sed ne por fiverkaĵoj de Lanti pri naciismo, sennaciismo ktp.”
El “Bulteno de CK de SEU”, n-o 2 (97).
*
“Neniu klaskonsciulo Abonu al ‘Sennaciulo’.”
“Al Lantistoj-elburĝoj en SAT Trafu proleta piedbat’!”
“Faru strekon tra direkcia konto Sendu municion por ‘Nia fronto’!”
El “Internaciisto” n-o 12.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: Nova doba, Plzen, Lab. kontraŭfremd. (Francio) (338), Situacio en Aŭstrio (339), El Britio (340), Sindik. propag. (338), Le Combat Syndicaliste, Paris, jan., Senlabora … (325), El Jap.
Priesper. artik. k notojn enhavis: Le Populaire de Provence, Marseille, 16. 4., Signalen, Stokh., 16. 4., 23. 4., Freie Sportwoche, Leipz., 13. 4., ITF-Bult., Amsterd., aprilo (rubr.), Le Réveil Ouvrier, Nancy, 22. 4., La Juna Socialisto, Leeds (marto k apr.), 3-a ĉap. el “Kion rakontas la amikoj de Peĉjo”.
Peresper. materialon enpresis: Rouge Midi, Marseille, 18. 4.
NIA POŜTO
7151. — Ne senpage enpresebla via koresp.-mater. peto.
13 607. — La nomitan manuskr. ni ne konas; regule aperas “Jun. Paĝo” (adr. vd. tie); por aliaj fakoj oni sendu la materialon provizore al ni.
135. — Via artik. estas iom prokrastita, sed certe aperos. Red.
11 863. — Ni pagis 0.30 mk. punafrankon por via letero, ĉar ĝi tro pezis. Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
AŬSTRIO K-do Alfredo Berdan, Geislingergasse 1, 6/16, Wien-19, kun Gek-doj el negermanlingvaj landoj. Pref. Japanio, Ĉinio, Hindio. Resp. garantiata.
FRANCIO — Post la SAT-kongreso mi volonte gastigus masonistojn. Adr.: J. Villard, La Chapelle-Meix (Hte Vienne)).
GERMANIO K-do Werner Lau, Strehlaer Str. 41, Riesa-Gröba, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI, PM. Resp. garantiata.
HISPANIO — 30 gelernantoj interŝ. kĉl PI. Ni nur resp. la PI, PK. Adr.: Akademio Enciklopedia “Esperanto” (Coop. “Flor de Mayo”), str. Galileo 40 (Sans), Barcelona.
JAPANIO K-do E. Pon, Enami-maĉi, Tojama-ken, kĉl, pri erotiko, seksoj k lab. movadaj temoj, L, il. gazetoj.
PORTUGALIO — Grupo Esperantista “Kulturo”, Caramulo B. A., serĉas por siaj anoj gekoresp-antojn el Sovetio k. a. l. L, PK, PI, pri ĉ. temoj.
SOVETIO K-do Petro Radomskij, Nijne Donskaja d. 16/4, kv. 5, Smolensk, kĉl, PK, PI, PM. Resp. gar. Ne sendas unue. Bagatelaĵojn ne akceptas.
SVEDIO — 8 lab. esp-istoj studintaj nian lingvon dum pas. vintro koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Ni nepre resp. Skribu al: K-do Ivar Anderson, Bergslenagatan 20, Borås.
[BILDO p.8 | 63,62,69,74] Desegnaĵo de tendo kun flago.
[REKLAMO p.8] Esperantista Tendaro 13 km. de Nice. Vivo sub tendoj. Suno tutan jaron. Plena pensiono en tendo de 4 mk. g. Spec. prezo por karavanoj. Ekskursoj, nekare: Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu al: K-do Yelland, ASPREMONT apud Nice (Francio).
[REKLAMO p.8] Franco respondos al ĉiuj eksterlandanoj, kiuj sendos leterojn al li — PĈT. Skribu multnombre. Viaj leteroj faros novajn esperantistojn. Tiboulet, Sanatorium La Guiche, Saône et Loire, Francio.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La “§ 218” en Germanio | 257—58 |
| Kapitalistoj pri la krizo | 258—59 |
| De oriento ĝi venas! | 259 |
| La klasbatalo tra la mondo | 259—60 |
| Pri la problemo de l’ paco | 260—61 |
| Kontraŭ la dogmojn | 261—62 |
| Tra Esperantio | 262—64 |
| Korespondado | 264 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 346, 21-a de majo 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 30,5,70,15] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
7-a JARO, N-o 346 — LEIPZIG, 21. / 5. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE
MILITISTA DIKTATORECO EN PORTUGALIO
En la jaro 1926 kelkaj generaloj faris revolucion kontraŭ la tiutempe reganta demokrata registaro, k ili sukcesis starigi militistan diktatorecon je l’ nomo de la nacia armeo. Ĝi okazis pro malbonaĉa politiko de l’ tiamaj konstituciaj registaroj k ankaŭ pro malhonestaj k senhontaj scenoj okazintaj en la parlamento. Tie la deputitoj oftege batalis unuj kontraŭ la aliajn k ĉiam malatentis plej urĝajn problemojn koncernantaj la enlandan ekonomion. Do oni ne estis tre mirigita pri ekapero de tiu revolucia movado, ĉar ĝi jam delonge estis atendata.
Tuj komenciĝis furioza persekutado al ĉiuj politikistoj (nemilitistoj) k laboristaj organizoj. Ĉiuj liberalaj organizoj estis fermataj k ankaŭ konfiskataj iliaj havaĵoj. Krom la malliberigo al politikaj (ne-diktatoraj) k laboristaj gvidantoj, kiuj amase estis poste deportataj al Afriko k la enkarcerigo de aliaj, la diktatoroj ankaŭ malpermesis publikigon de laboristaj gazetoj. Ili starigis severan cenzuron k spionretaron por tiel pli bone tenadi sian diktatorecan regadon.
Dank’ al tia spionaro la portugala popolo sufokiĝas. Tiuj sekret-agentoj jam denuncis 4 kontraŭ-estrarajn revoluciojn, kiuj pro tio tute malsukcesis. Ĉar ili devas liveri servojn al siaj superuloj, ili miksiĝas kun la amaso por provoki ĝin k tiel aranĝi ankaŭ motivon por aresti pliajn klaskonsciulojn. Tial ĉiutage ili malliberigas revoluciemajn K-dojn k ĉiujn suspektajn personojn. Tre danĝeras, publike k eĉ private pridiskuti diktatorecajn aferojn pro tio ke la spionoj estas ĉie. Eĉ oni suspektas unuj la aliajn.
Tiu spionaro havas sidejon en Teatro S. Karlos. Ĝi plenrajtas laŭleĝe, ĉion fari, kion ĝi volas. Tie oni batas la malliberulojn, turmentegas ilin per elektraj iloj k faras sur ili aliajn kruelaĵojn, kvazaŭ oni estas en tempo de plena inkvizicio. Tiajn inkviziciajn firimedojn ili trouzas. Eĉ oni diras, ke tie oni jam mortigis kvin malfeliĉulojn, kies sola krimo estis aparteni al ia ajn kontraŭula organizo. Tiu, kiu estas kaptata pro disdono aŭ eldono de kontraŭ-estraraj flugfolioj, ricevas kiel premion tujan pasporton al . . . Afriko.
[BILDO p.1 | 33,45,66,65] Desegnaĵo: grandega kronita monstro-kapo kun dentoj, kiu dispremas amason da homoj, dum soldato kun bajoneto staras apud ĝi; malantaŭe urbo kun domoj.
Laborista movado subpremata
Memkompreneble la laborista movado preskaŭ ne ekzistas. La strikk kunven-rajtoj malaperis. Tamen okaze de simpla kunveno ĉiam ĉeestas policanoj por kontroli, ĉu la pritraktataj aferoj estas el tiaj laŭleĝe permesataj aŭ ne; sed unue, oni devas almozpeti permeson de la urba militguberniestro.
Sekvantaj nombroj pli bone ol miaj vortoj atestas pri la kvinjara regado de la despotoj: proks. 12 000 personoj estis deportataj al la portugalaj afrikaj kolonioj; ĉ. 10 000 restas en la karceroj k ĉe flanko de la kontraŭuloj jam mortis aŭ estis vundataj ĉ. 200 personoj dum la lastaj kontraŭ-diktatorecaj ribeloj (4).
Ankaŭ, pro akra ekonomia krizo, la komerco k financo bankrotas, la industrio iom post iom ruiniĝas; malgraŭ tio oni devas pagi grandegajn impostojn. Malaltiĝas la salajroj, sed plialtiĝas la laborhoroj. Laŭ oficiala statistiko ĉ. 150 000 gelaboristoj estas senlaboraj k ĉ. 90 000 nur tri tagojn semajne laboras kun malalta salajro. La senlaboruloj eĉ ne rajtas publike protesti, kvankam ili ricevas nenian ŝtatsubvencion.
La vivkondiĉoj tro pezas. Surstrate k ĉe laborejoj oni ofte vidas laborantajn gelaboristojn, matenmanĝantaj panon k olivojn, tial ke ili nesufiĉe gajnas por iom pli bone sin nutri. Eĉ ili devas enloĝi mizerajn k malpuregajn ĉambretojn, se ili ne havas sufiĉe da mono por lui pli bonan, sed simplan ĉambron. Ĉirkaŭas la urbon tri laboristaj kvartaloj, kiuj vere aspektas pli malbone ol tropikaj indiĝenaj kabanaĉoj. Tie ĉio estas konfuzo, mizerego k malsato; tute nudaj geinfanoj surstrate almozpetas k laboristinoj prostituiĝas.
Tamen oni elspezas (laŭ la ŝtata buĝeto por jaroj 1930/31) kvaronon el la tuta buĝeto por militaferoj. Jus la diktatoroj konsentis pri konstruado de 10 novaj militŝipoj konstruotaj en Anglio k Italio. Tiel la diktatoroj solvis samtempe la senlaborecan k senarmigan aferojn. Ankaŭ ili donis komision al du oficiroj por mendi en Danio novan milit-armilaron. Resume, nur teroro, mizerego k subpremo ekzistas en tiu ĉi lando de eterna suno.
— paĝo 2 —
266 — SENNACIULO
Madejro kontraŭ la diktatoreco
Neniam la antaŭaj regintoj volis rezigni sian potencon k ĉiel ili penadas reakiri la registaran potencon. Tiuj, kiuj estas deportitaj al Funŝalo (Funchal), sur insulo Madejro, ekribelis k al ili ankaŭ aliĝis la tiea garnizono. Ili radiograme sendis ultimaton al la ĉefdiktatoro Karmona k lia fiularo, postulante ilian tujan eksiĝon, eĉ deklaris ne plu obei la diktatorojn, tial ke ilia reĝimo kontraŭas la konstitucion. Tuj la diktatoroj sendis 8 militŝipojn por kontraŭbatali la ribelintojn, sed parto el la senditaj registaraj trupoj ankaŭ interfratiĝis kun la revoluciuloj. La registaro ree sendis ok aliajn militŝipojn, kiuj estas supere gvidataj de la ministro por maraferoj. Tiuj ŝipoj forlasis la Lisbonan havenon la 23-an de aprilo — dato, en kiu estas verkita ĉi tiu artikolo.
Generalo Sousa Dias k kolonelo Freiria estras la movadon en Madejro, sed ili obeas al la Pariza Komitato (i. a. Afonso Costa k B. Machado), kiu fakte gvidas la ribelon. Verŝajne ankaŭ la aviado aliĝis al la revolucia movado. Per dekreto la registaro ankaŭ ordonis maran blokadon al la tuta insularo (Madejro k Acoroj).
Mi ne mensogas, asertante ke la plejmulto el la militŝipanoj k parto el la armeanoj tre malŝatas diktatorecon, sed ili silentas k timas fari revolucion pro tio ke ankaŭ iliaj propraj samcelanoj ĉiam ilin perfidis en lastaj ribeloj. Dank’ al tio oni diras, ke la revoluciuloj eble malsukcesos¹.
Studentoj kontraŭ la diktatoreco
La diktatoroj ĉiel perfidas la Respublikon, ĉar ili estas konataj kiel danĝeraj reakciuloj k eĉ monarkianoj, ĉefe la ministro por financaferoj, iama pastro, kiu helpas la progreson de la religio, liverante monon por konstruado de preĝejoj. Tiu fiulo estas la plej danĝera el ĉiuj registaranoj.
Espereble la juna hispana respubliko forte influos la popolanimon por fine forigi tiun malbenitan diktatorecon.
En la universitato de Koimbra komunistemaj studentoj strikis k detruis lernĉambran meblaron. Poste ili flirtigis ruĝan flagon en la universitato. Policistaro alvenis k furioze atakis la studentojn. Ankaŭ en la norda urbo Porto altlernejaj studentoj eldonis kontraŭregistaran manifeston, kiu estis subskribita de 200 studentoj. Eĉ ili disdonis siajn manifestojn sur la ĉefaj placoj.
La lastan monaton la ĉi tieaj katolikaj studentoj organizis feston en preĝejo de la Martiroj kun ĉeesto de du ministroj. Tuj la revoluciaj studentoj kontraŭagis, organizante manifestaciegon, k iris al la tombejo de Magalhães Lima (fervora liberpensulo). Revenante ili estis atakataj de l’ policistoj k defendis sin kuraĝe per ŝtonoj. Laŭ registara ordono, la universitatestro estis eksigata kaj estis elektata komisiono kun celo prijuĝi la okazintaĵojn.
Ĝoje oni rimarkas la antaŭeneman k liberalan spiriton de la nuntempaj studentoj, kiuj prave ĉiam estis konsiderataj kiel reakciuloj. Tamen la laboristaro ne havas iluziojn, ĉar ĝi bone scias, ke plenan liberon ĝi ĝuos nur en la venonta proletara respubliko.
Lisbona SAT-ano 11 863.
¹ Pri la submetiĝo de l’ ribelintoj komence de majo scias niaj legantoj per gazetaraj sciigoj. — Red.
Ĉu modellignaĵistoj povas solidariĝi?
Dum februaro okazis striko en modelfarejo de l’ Škoda-fabriko en Plzen. Ĉar en tiu laborejo estas nur unu fakorganizo, post 8-taga striko la modellignaĵistoj venkis.
Antaŭ la mondmilito, en 1913, okazis ankaŭ striko en la sama laborejo pro principaj organizaj aferoj, kiu daŭris 10 monatojn k fiaskis. Tiam la modellignaĵistoj estis 110, el kiuj triono estis ne organizita k strikrompis. Kiam oni likvidis la strikon, reeklaboris el du trionoj da strikintoj proksimume kvar en la sama fabriko k la ceteraj devis migri al Rusio, Germanio, k nur kelkaj ricevis laboron en regionoj de la nuna Ĉeĥoslovakio. Dum la strikdaŭro venadis pretigitaj modeloj el Vieno, el diversaj lokoj de Germanio k ankaŭ unu venis el Ameriko. En tiuj lokoj kolegoj modellignaĵistoj faris strikrompan laboron por la Škoda-fabriko k tiel helpadis al la kapitalistoj.
Laŭ tiamaj informoj okazis en Germanio 90 konfliktoj inter modellignaĵistoj k mastroj, ĉar la unuaj eksciinte pri la striko rifuzis plu pretigi modelojn por la Škoda-fabriko. En Bavario unu mastro sin mortigis pro tio.
Kiam eksplodis la mondmilito, ĉiuj formigrintaj modellignaĵistoj revenis; parte ili soldatiĝis k parte estis dungataj de l’ Škoda-fabriko k de aliaj mastroj. Post la mondmilito trovis okupon ankoraŭ multaj modellignaĵistoj k tiel ili sume atingis nombron de 350 kolegoj.
De tiam komenciĝis forta movado por konstrui modelan organizon por modellignaĵistoj en Ĉeĥoslovakio. Kolegoj en Prago longe strikbatalis por akiri ŝtatan agnoskon de sia perant-ofico por laborakcepto k rajto limigi la nombron da metilernantoj. Ĉio sukcesis. Modellignaĵisto, kiu volas labori en modelfarejo, nepre devas organiziĝi en ties organizo, k mastroj k fabrikposedantoj devas peti modellignaĵistojn ĉe tiu organizo k ne povas ilin dungi surstrate.
Tio kaŭzis, ke ĉiuj modellignaĵistoj krom parto el germanlingvaj teritorioj organiziĝis kune nur en unu organizo sen atento pri la politika partieco. Ekde januaro 1925 la nomita organizo kunfandiĝis kun “Metallaboristo” — la plej forta sindikato en Ĉeĥoslovakio.
Kiam venis la ondo de raciigo, la mastroj sukcesis, — per organizita stabo de spionoj k kalkulmajstroj, — en ĉiuj laborejoj de l’ Škoda-fabriko enkonduki popecpagan sistemon k malaltigi la salajrojn sub minimumon.
Venis la vico ankaŭ por la modelfarejo. Dum la ekonomia krizo ĉiam la kapitalistoj trovas ŝancon por si k atakas la laboristaron. Ankaŭ en tiu laborejo la krizo efikis, kvankam ĉiuj prefere laborus 40 horojn posemajne, por ke ne okazu maldungo. Sed fine la organizo devis cedi k ne povis malhelpi maldungon al 25 kolegoj. Plie multaj ricevis devigan monatan forpermeson. Ĉiam la direktoroj argumentis kontraŭ la organizo, ke modellignaĵistoj laboras malrapide, ŝparante al si laboron, ke modeloj estas tre karaj ktp. Dum januaro estis interkonsentite flanke de la organizo kun la direktoroj, ke ili rajtu kontroli modellignaĵistojn — kvankam tie jam estas stabo da majstroj, — kelkan tempon per homoj, kiuj komprenas la laborprocedon. Sed anstataŭ tiuj lastaj venis du kalkulmajstroj famekonataj tra la tuta Škoda-fabriko; la organizo tuj petis forigon de tiuj fihomoj, sed la direktoroj ne volis cedi. Do ekestis striko. Post oktaga striko, kiu surprizis la direktorojn, ĉiuj relaboris laŭ la malnovaj kondiĉoj. Dum la tuta strikdaŭro la modellignaĵistoj vizitadis la laborejon, — kvankam en la lastaj tri tagoj ili estis maldungitaj, — faris ĉiujn formalaĵojn k dum 8 horoj
[REKLAMO p.2] Kiu ne taksus ŝatinda[?] la literaturan talenton de LEO TOLSTOJ? Aĉetu la ĵus aperintan tradukon de lia Kristanismo kaj Patriotismo. Trad. I. Maĉernis. 112 paĝoj. Form. 11×14 cm. “Biblioteko de Sennaciulo”. Prezo: 1.20 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 267
diverse sin amuzis per kartoj, ŝako ktp. Kelkaj ankaŭ lernis esperanton k francan lingvon.
Kaj post la striko ree venadis modeloj pretigitaj el Vieno, Germanio, el germanlingvaj partoj de Ĉeĥoslovakio, k ankaŭ al Parizo estis sendita desegno por pretigi modelon de aviadil-motoro.
La diferenco inter tiuj du strikoj estas tiu, ke en tiama tempo estis sufiĉe da laboro k estis facile rifuzi strikrompan laboron, sed nun kiam ekonomia krizo furiozas inter la laboristaro, la afero ŝanĝiĝis. Eble tiuj kolegoj ne estis informitaj. La artikolo ne celas riproĉi al ili, sed demandi, ĉu ne utilus reciproke sin informi k helpi unu la alian dum similaj strikoj kontraŭ la internacia — iel eĉ sennacieca — kapitalistaro.
Eble, dum ĉi-lokaj modellignaĵistoj laboris por diversaj firmoj en Britio, Germanio, Svedio, la tieaj kolegoj strikis k ni senkonscie faris strikrompan laboron.
Ĉi-lokaj modellignaĵistoj fondis propagandan esperanto-sekcion k volas korespondadi pri ĉi tiu temo kun alilandaj modellignaĵistoj. Adreso estas “Vzorkari”, Plzen, “Peklo”. Ĉar la mastroj serĉas plue pretekstojn kontraŭ tiuj organizitaj laboristoj k trudis al ili por inspektadi, anstataŭ la nomitaj kalkulmajstroj, inĝenieron k unu eks-modellignaĵiston, povos baldaŭ eksplodi nova striko, pri kiu volus informi nomita esp.-sekcio ĉiun interesiĝanton k aŭdi respondon, ĉu modellignaĵistoj povas solidariĝi.
J. P. (14 382).
Kelkaj faktoj el la moraro de mez-aziaj mahometanoj
Fabela lando! Ĉiu paŝo estas stranga fabelo: ĉu ĉarma k bela, ĉu abomena, kriplega. Kiam fama Marko Polo eldonis siajn memorskribojn pri Azio, — la legantoj lin ekopiniis senkonscienca mensogulo, kvankam li priskribis nur veron. Ho, loĝante apud “Turksib”, en Sovet-Kazakio dum 5 monatoj, mi tion bone komprenas!
Sovetia Meza Azio konsistas el kelkaj respublikoj k aŭtonomaj landoj. La loĝantaro en tiuj landoj estas mahometanoj (krom koloniistoj — rusoj, ukrainoj k. a.). La plej kultura el indiĝenaj popoloj estas la uzbekoj (do, tre malalta estas ilia kulturnivelo); samtempe, estante veraj mahometanoj, ili estas la plej fanatika popolo. Ĝis nun iliaj virinoj portas vizaĝkovrilojn (“ĉadra”). Kaj kvankam ni havas multajn uzbekinojn, kiuj ne obeas tiun sovaĝan tradicion, tamen la granda plejmulto ĝin obeas. Ne tre malofte la fanatikuloj mortigas kuraĝajn novmorulojn!
Kazakoj estas pli sovaĝa popolo, sed ili estas veraj liberpensuloj. Ekzistas eĉ kazaka proverbo: “Ju pli malsaĝa estas la popolo, des pli ĝi timas siajn pastrojn.” Eĉ antaŭ la revolucio iliaj virinoj ne konis vizaĝkovrilojn, ili rajtas libere paroli kun fremduloj, dum uzbeko aŭ dungano (ĉin-mahometano el Okcidenta Ĉinio) tuj mortigos sian edzinon, renkontante ŝin parolantan kun iu viro.
Iu kazako rakontis al mi, kiel li unue en sia vivo vizitis Buĥaron (urbon en Uzbekio). Irante sur strato, li renkontis “strangan” hominon, tute kovritan.
— Ho, verŝajne tre malbela estas tiu virino, — li ekridis, — ĉar ŝi timas montri sian vizaĝon!
Subite la virino levis sian kovrilon k insultis la mokulon per malbonaj vortoj. Tio estis ĉarmega belulino, k ŝi certe ne agus tiel, se ŝia ambicio ne estus ofendita per tia suspekto.
[BILDO p.3 | 35,43,62,62] Desegnaĵo: maljuna uzbeko kun turbano kaj barbo sidas apud juna virino kun kaptuko, ĉe iliaj piedoj fruktoj.
Por uzbeko-mahometano la fraŭlino estas nur varo, same kiel rizo k sekaj fruktoj.
La poligamio estas tre disvastigita inter la indiĝenoj, sed kiel malofltaĵo, ĝi ekzistas inter tataroj k eĉ inter . . . rusoj (apud ĉinia limo). Post la revolucio ĝi tre malplimultiĝis. Ĉiu edzino havas sian apartan jurton (kabanon) kun plena mastrumo. Estas vera tragedio, kiam vespere la edzo revenas hejmen, k ĉiu edzino lin vokas por noktumi. La virinoj komencas insulti unu la alian k eĉ interbatiĝi.
En nia loko kazakoj agas aliel: iliaj edzinoj loĝas en diversaj vilaĝoj, tre malproksimaj inter si (60—100 kilometroj). La edzo loĝas ĉe ĉiu ioman tempon (ekzemple monaton). Tamen ĉe la plej nova edzino li loĝas pli ofte.
En urbeto Kopal loĝas iu “mulla” (pastro), tre maljuna. Li havis 7 edzinojn, el kiuj li malŝatis la plej malnovan. Unu post alia, ili ĉiuj mortis krom la malŝatata. La pastro ekdeziris denove edziĝi kun iu junulino, sed lia filo, juna bubo, protestis:
— Se ci edziĝos, — ŝi estos ne nur cia, sed ankaŭ mia edzino!
Kaj post tia protesto, la maljunulo ne edziĝis.
Ne ĉiu povas havi multajn edzinojn: ili estas tre multekosta “varo”. En nia loko la plej malriĉa fianĉo pagas 7—8 kamelojn; k por la bona k bela edzino la riĉulo donas 40 ĝis 50 kamelojn! Unu kamelo povas esti anstataŭigita per 7 bovoj, k unu bovo per 5 ŝafoj. La patro, havanta multajn filinojn, povas akiri bonan riĉaĵon.
Ĉar malriĉa kazako ne povas doni tian grandan pagon, li pagas po-malmulte. Ekzemple mi havas malgrandan knabon, k mia najbaro — malgrandan knabinon. Mi aĉetas la knabinon k tuj komencas pagi al ŝia patro. Kiam mi finos pagi la tutan prezon, — mi prenas la fraŭlinon (ĉar ŝi jam estas ne knabino, sed fraŭlino). Certe neniu demandas, ĉu la gejunuloj volas edziĝi aŭ ne.
Iufoje okazas, ke la knabino mortis antaŭ ol la prezo estas finpagita. Ŝia patro ne redonas al mi la pagitan riĉaĵon.
La plej malriĉa homo tute ne povas havi edzinon. Malriĉaj uzbekoj trovis la rimedon kontentigi sian sekspasion: ili seksrilatas kun . . . azeninoj. Verŝajne, tia seksrilato estas agrabla, ĉar inter uzbekoj ekzistas jena stranga tradicio: Kiam la azenino estas jam sekse plenaĝa, ŝia unua seksrilato estas kun ŝia mastro aŭ ŝia filo — k nur post tio oni lasas al ŝi la azenviron!
La revolucio forigas sovaĝan moraron. La malkleraj popoloj ricevas lernejojn, klubojn. La vivo estas ŝanĝata, orientanoj-proletoj rapide forlasas la sovaĝon, k la kamparanaro sekvas ilin.
Tial ni devas tre zorge kolekti k fiksi la postrestaĵojn de l’ malhela antikveco, kiuj estas tre interesaj k gravaj por la historio de mondkulturo.
Nikolao Usov, st. Uŝ-Tobe (Karatal) apud Turksib., Kazakia Sov. respubliko.
[REKLAMO p.3] Proletaria Kantaro — La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo. Prezo: 2,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— paĝo 4 —
268 — SENNACIULO
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Elloĝigoj en du aŭstriaj ruĝaj urboj
Post malkonstruado de l’ domo, en kiu ŝi loĝis 30 jarojn, iu hejmlaboristino ricevis pere de la loĝej-oficejo novan loĝejon en la sama Viena distrikto. Sed la domposedanto, al kiu ŝi sin prezentis kiel luantino kun siaj malgrandaj infanoj, neniel volis agnoski ŝian rajton tie ekloĝi, dirante, ke la loĝejo estas rezervita por major-vidvino kun jam plenaĝaj filoj. Prezentinte ĉe la loĝej-oficejo sian plendon, tie ŝi ricevis informon, ke la asigno de l’ loĝejo por ŝi estas orde farita k ŝi rajtas tie enloĝi. Helpe de la polico, sub la okuloj de multaj rigardantoj, ŝi sukcesis enloĝiĝi. La posedanto tuj komencis proceson por ŝin elloĝigi, kiu daŭris 21 monatojn. La tribunalo decidis ŝian elloĝigon kun edzo k 4 infanoj en aĝo de 2 monatoj ĝis 10 jaroj, ĉar la alia dommastro donis al la loĝej-oficejo memstare la konsenton pri domŝanĝo sen scio k konsento de la dua domposedanto. Novan loĝejon la loĝej-oficejo nuntempe ne povas havigi al ŝi, laŭdire pro manko de tiaj (kio ne estas vera — Rim. de l’ trad.).
Io simila okazis en Linz al malfeliĉa patrino kun 4 infanoj, kiu per juĝo estis elloĝigata el barako k ne trovis helpon ĉe la loĝeja oficejo de l’ komunumo, kontraŭe oni tie malatentis ŝian peton k poste eĉ primokis ŝin. Pro ekscito ŝi vangofrapis sekretarion; aliaj oficistoj intervenis, same policanoj, kiuj forkondukis ŝin al polic-oficejo. Post liberiĝo, mallonge poste, ŝi iris al la Danubo por sin dronigi, sed estis malhelpata k finfine kvietigata.
Niaj gvidantoj ĉiam skribas k parolas: “Ĉion por la infanoj!”, sed tiuj, kiuj vere bezonas helpon, ne ricevas tian.
Resumita laŭ “Ruĝa Flago” de Knourek (2474).
El Argentino
Sub la premo de l’ publika opinio la argentina militestro-diktatoro Uriburi ne kuraĝis plenumi la mortverdikton (kiu jam estis elparolita) kontraŭ la tri anarkistaj K-doj Aros, Montoro k Gajozo. Amaskunvenoj okazis malgraŭ la kunven-malpermeso en tuta Argentino, kontraŭ kio, pro la ega nombro da partoprenantoj, ne estis eble fari ion. Ankaŭ en Montevideo la anarkistoj organizis protestkunvenojn. Tiel la sukceso estis akirita, k la tri K-doj estas “pardonitaj k kondamnitaj je dumviva malliberigo”. Tamen tiu “dumviva” verdikto havos valoron nur por la vivdaŭro de la militista reĝimo en Argentino, k ĉi tiu ne povos longe sin teni.
Laŭ Informservo de Anark. Jun. Intern.
NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!
Infanhelpo de laboristaj organizoj en Francio
Striko de tekslaboristoj en Kur (Cours, 6000 loĝantoj) daŭras jam 3½ monatojn, gvidata de l’ revolucia sindikato (C. G. T. U.). La Intern. Laborista Helpo nun organizis la translokigon de infanoj de strikantoj ĉe Parizajn laboristojn. Trideko da geknaboj 5—11jaraj tiel trovis jam novan hejmon je la 3. majo. Aliaj estas atendataj en Parizo.
La socialista partio k la sindikatunuiĝo, nomata “Konfederacio Ĝenerala de Laboro”, kreis komitaton por efektivigi gastigon de infanoj de senlaboruloj germanaj. 300 da ili alvenos por unu monato en kolonion de l’ Kooperista Unuiĝo (Oleron-insulo), kie ili vivos komune kun infanoj de francaj senlaboruloj. Sur la kampo de metoda organizado de nova eduko la komitato starigas i. a. programpunktoj la alcelon al deviga studo de esperanto en ĉiuj unuagradaj lernejoj.
Interesiĝantoj pri tiu entrepreno rilatu (skribante en esperanto) kun la komitato (adr.: Dupont, 211, rue Lafayette, Paris X).
B.
[REKLAMO p.4] Ĉiu partoprenanto je la granda VARBKONKURSO AL “S-ULO” certigas al si belan rekompencon; se liaj varbkondiĉoj ne permesas al li gajni unu el la ĉefpremioj, li ricevos almenaŭ surpriz-premion. La konkurso daŭras ĝis la 11-a Kongreso. Ĉiuj K-doj konkur-varbadu por plifortigi nian “S-ulo”-n! Rezultojn akceptas la Administracio de SAT.
Al la ĉiulandaj gelaboristoj
Ni legas en la franca gazeto “La Krio de l’ Popolo” (Le Cri du Peuple), ke la norvega proletaro vigle kontraŭstaris la atakon, kiun la mastroj iniciatis dank’ al la krizo kontraŭ la salajroj. Dum la germana, belga, franca proletaroj ekcedis sen batalo, dum la brita proletaro nur fragmente kontraŭstaris, la norvega proletaro decide diris: ne! Ĉar ili malakceptis malpligrandigon de siaj salajroj, la norvegaj gelaboristoj ĵus estis lokaŭtataj po dekoj da miloj.
Ĉu ni rigardas sen agi? Ĉu ni ne subtenos niajn norvegajn fratojn en ilia heroa batalo, kiu estas la unua malcedo kontraŭ la ĝenerala malpligrandigo de l’ salajroj? Se la proleta solidaro ne estas vana vorto, se la disvastigo de esperanto en la laboristaj rondoj havas realan sencon, ni sennaciistoj devas enmiksiĝi por helpi niajn batalantajn K-dojn.
Postulu ni de niaj sindikatoj, ke la kontraŭstaro estu internacie organizata! Sendu vian monoferon al SAT, kiu transsendos al la koncernatoj!
Alĝeraj SAT-anoj.
MIA VIDPUNKTO PRI HISPANIO
En n-o 342 de “S-ulo” K-do Eŭsebio Garoz indigniĝas pro mia kritiko pri lia raporto “Hispanio — ĝia evoluo de 1923 ĝis hodiaŭ”. Mi devas konfesi eraron; mi juĝis miksita lian raporton kun tiu publikigita en n-o 331 de Madridano pri la “socipolitika stato en Hispanio”. Ĉi lasta estas plej malvera, precipe en la subĉapitro “La proletaro”.
Tamen, mi respondos al E. Garoz: Li diras (en n-o 327), ke “la socialistoj rajtas plue ekzisti” (sub la diktatoreco). Mi diras: dum la diktatoreco estis neleĝaj ĉiuj politikaj partioj. La komunista dissolviĝis, ĉar apenaŭ ĝi ekzistis, la respublikanaj mutiĝis; la sindikatistoj en kongreso de Valencia decidis (propravole) likvidi siajn organizojn k ĉesigi eldonon de sia gazeto; la socialista partio k “Ĝenerala Laborista Unuiĝo” (U. G. T.) daŭrigis la batalon kontraŭ la tiranio. Ĉi lastaj juĝis malkuraĝa la konduton de l’ aliaj organizoj, kiu povus ebligi ripetiĝon de l’ italia historio. Tamen, la sindikatistoj k komunistoj en kelkaj nelikviditaj organizoj bataladis k vizitadis la diktatorajn ministrojn por peti ajojn. Eble, kiel Garoz diras (en n-o 330), “la ‘Komités paritarios’ estis kreitaj por ke laboristoj ne plu striku”. Sed la “U. G. T.” faris grandajn strikojn: respondu Vigo, Santander, Sagunto, Asturias ktp. Sole dum jaro 1930 en Madrido, en unu industrio (konstruado) estis disvolvitaj jenaj grandaj strikoj:
| Ofico | n-o de strikintoj | daŭro | kosto (en pesetoj) |
|---|---|---|---|
| cementistoj | 80 | 7 monatoj | 45 454 |
| ŝtonhakistoj | 1083 | 15 tagoj | 72 363 |
| kanalig- k instalistoj | 1051 | 6 tagoj | 20 645 |
| pentristoj | 1985 | 18 tagoj | 78 252 |
| aliaj diversaj | 342 | 16 856 |
— paĝo 5 —
Ankaŭ la Madrida proletaro faris ĝeneral-strikon en novembro (por protesti kontraŭ enkarcerigo de generalo Mola). Socialistoj k organizoj de ili regataj ne ĉesigis la batalon.
Garoz poste parolas pri “preskaŭ 4000 socialistoj dungitaj en la komitatoficejoj”. Mi respondas: ankaŭ komunistoj. Ĉiuj alkuris tien kiel laboristoj n e p o l i t i k a j : renkontiĝis tie socialistoj, komunistoj k sindikatistoj. En la lab. kunvenoj oni ne povis trakti aliajn ol administrecajn temojn, ne politikajn; estis tamen pli bone teni la organizojn vivantaj ol ilin dissolvi (propravole).
En n-o 332 Garoz laŭdas la studentajn protestojn k striketojn, prisilentante tamen, ke la Madrida Popoldomo (socialistoj) ankaŭ bataladis, eĉ per ĝen. strikoj (verŝajne por ne forviŝi la impreson ĉe la legantoj pri amikeco de socialistoj k diktatoroj). En n-o 334 G. skribas (rilate al Sanchez-kunvenego): “La manifestaciantoj marŝis kuraĝe, sed la gvardianoj multobligitaj pafis ĉiudirekten, ili alvenis ĉevale k piedire. Tri tagojn daŭris la stirataj bataloj kontraŭ la polico”. Leganto konkludus laŭ tiu raporto, ke la stratbataloj tritag-daŭraj estis kompareblaj al Marna batalo el la granda milito. Vero estas, ke la tumulto daŭris t r i h o r o j n sen unu mortigito aŭ vundito!
En la revolucia movado de 15. dec. 1930 la sindikatoj regataj de socialistoj pagis sian tributon per: K-doj enkarcerigitaj — 952, popoldomoj fermitaj — 223, K-doj vunditaj — 36, mortigitaj — 16.
Tio estas la vero pri Hispanio: ĉiuj estis persekutitaj, ĉiuj subpremitaj; sed la potenco de l’ monarkio k diktatoreco estas neniigita. Ni devas ĝoji k prepari nin por pli grandaj konkeroj.
Feliciano Martin (Madrid).
[REKLAMO p.5] Dek kvin K-doj el naŭ landoj kolektis monon k pruntedonis ĝin senprocente al SAT kun la celo eldoni:
Vortoj de K-do E. Lanti
kun antaŭparolo de
L. Banmer
La verko jus aperis: ĝi estas 192-paĝa, dense presita k entenas jenajn ĉapitrojn: 1. Mondlingvo, 2. Organizado, 3. Edukado, 4. Sennaciismo, 5. Socipolitiko, 6. Pacismo, 7. Priskriboj, 8. Polemiko, 9. Pensoj.
La bele presita volumo kostas nur 12 fr. fr. (2 mk. germ., 2 ŝil., 0,50 dol., 2,50 svis. fk., 1,25 guld. hol.). Aĉetigu la libron: per tio vi ne nur havigos interesan k bonstilan legaĵon, sed vi plie helpos al SAT eviti la rifon, ebligante, ke ĝi pagu siajn ŝuldojn.
Sidejo de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX. Administrejo: Colmstr. 1, Leipzig O. 27.
El usona laborejo por ferkonstruoj
Imagu malgrandan forĝejon, kiel oni ofte vidas en vilaĝoj. La ejo malluma, la planko kovrita per brikoj k sablo, la muroj k fenestroj nigriĝintaj de fumo, la plafono malalta super la planko k la ventolaĵo malbona.
Mi ne parolas pri vilaĝforĝejo; sed pri laborejo simila al tiu, kiu lokiĝas inter multaj en la grandurbo Nov-Jorko (orienta parto). Tiu malgranda laborejo estis antaŭ kelkaj jaroj nenio alia ol ĉevalforĝejo. La tempo pasis, ĉevaloj malaperis; nura forĝlaboro ne donis sufiĉan profiton. La mastro devis aĉeti maŝinojn por fari ferkonstrulaborojn. Kompreneble, ili devis trovi lokon en tiu ĉi maltaŭga, tro etspaca ejo. El malgranda forĝejo fariĝis ĝenerala ferkonstruejo.
En la sama loko estis antaŭ kelkaj jaroj nur 2 forĝfajroj k ŝraŭbteniloj. Nun staras 8 potencaj maŝinoj, unu apud la alia, tiel ke laborado ofte fariĝas danĝera pro nesufiĉa interspaco. Ekzemple mi forĝas grandajn objektojn, atenteme mi devas ĉirkaŭrigardi por ne akcidentigi kamaradojn, kiuj laboras ĉe apuda maŝino, k same ili.
Du motoroj de 7 H. P. (ĉevalpotencoj) funkciigas la maŝinaron. Ofte okazas, ke rimeno ŝiriĝas, ĝi falas forte de sur la transmisio k batas al kapo de eble preterpasanta laboristo. Se estus reto sub rimenoj, tio ne povus okazi.
La kontrolon de l’ laborministerio oni ja ignoras ĉi tie; ĉar mastro ĉiam povas subaĉeti la revizoron. Sub tiaj kondiĉoj oni laboras en ferkonstruejoj malgrandaj. Mi nur priskribas laborejon, en kiu mi estas okupata; sed preskaŭ en 20 aliaj similaj ostmuelejoj mi jam antaŭe laboris.
Apud ni laboras kvin italaj faŝistoj. Do, solidaro inter ni ne estas. Dum paŭzo aŭ laboro ili nur parolas itallingve k tute ne hontas pro tio, ke mi komprenas nenion. Foje, kiam mi argumentis pri tio, la ĉeflaboristo diris al mi, ke mi lernu itale; ĉar tiu laborejo estas tutitala (laŭ lia opinio; sed la mastro estas usonano k mem ne komprenas italan lingvon). Ili parolas al mi nur, se devas esti, aŭ en okazo de ordonita itala heroaĵo (kiel reklamflugo trans la oceanon) opiniante, ke per tio ili povus konverti min al faŝismo. Ĉar mi kontraŭas ilian opinion, oni nomis min bolŝeviko. Kompreneble, la mastro sciiĝis pri miaj bolŝevikaj ideoj. Sed ne gravas al li, la ĉefafero estas, ke mi sufiĉe laboras.
5386.
(El “Ĉirkaŭ la Globo”, n-o 4.)
Eksterordinara tago el mia vivo
Pasiginte mian libertempon ĉe bona amiko mia, loĝanta en Dimlaĥ (Diemlach), Stirio, mi havis okazon viziti la tiean fabrikon ferindustrian. Je la 18½-a horo ni eniris la fabrikejon k mia amiko, kiu mem laboras tie, unue montris al mi la grandegajn gas-generatorojn, de kiuj diskondukas tubegoj, per kiuj oni kondukas la gasmason al fandforno, kiu estas hejtata per ĝi. Rigardinte la gasgeneratorojn, ni direktis niajn paŝojn al la fandejo. Kiam ni eniras, varmega aero akceptas nin, k antaŭ miaj scivole rigardantaj okuloj etendiĝas grandega fandforno. Tie ĉi mia amiko klarigas al mi, ke per tiu ĉi fornego eblas fandi samtempe fermasegon pezantan 20—22 tunojn, ĉe 1800 ĝis 2000 gradoj da varmego. La fandejmastro ebligis al mi enrigardi la fornegon. Por ke, pro la akra fajrobrilo, miaj okuloj ne malsaniĝu, oni pruntedonis al mi enkadritan pecon da blua vitro. Enrigardante la fornon, mi havis terure belegan vidaĵon. Kvazaŭ infero. Kun bruado moviĝas la ardefajra fermaso bolante kiel akvo en kuirujo, k ŝanĝante ĉiumomente la koloron. Senvorte k katenite de tiu ĉi vidaĵo plena je grandioza teruro, mi staris antaŭ la malfermaĵo de l’ fornego.
Post nelonga tempo la fandejmastro sciigis nin, ke la fandado baldaŭ estos finita, k rekomendis al ni iri al la malantaŭa flanko de la forno, por povi pli bone observi la elfluadon de la fandita fermaso. Kun streĉa atento mi atendis la komencon de tiu ĉi okazaĵo. Subite laŭtiĝas ordonvokoj de l’ antaŭa flanko de la fornego k ĉiuj ĉe la fandforno okupataj laboristoj pretiĝas por fari siajn laborojn. Denove aŭdiĝas ordonvokoj, kiuj celas atentigi ĉiujn ĉeestantojn esti singardaj, k la spektaklo komenciĝas. Obtuzaj batoj falas kontraŭ la malantaŭan muron de l’ fornego, k subite de-iĝas de la muro peco da masonaĵo, k kun sibla bruado, torente, la bolanta fanditaĵo elfluadas tra elfluilo k falegas en jam antaŭe pretigitan pategon, kiu troviĝas sur radoj, kiuj siaflanke staras sur relvojoj.
Ni okupas tre oportunan lokon, por povi sekvi la tutan procedon. La inkandeska fluidaĵo nomata ŝarĝo, elfluante iom post iom plenigas la pategon. La eliĝanta fajra fluidaĵo disvastigas vere inferan varmegon k
— paĝo 6 —
disŝprucigas aron da ardaj gutoj k buletoj de tiu ĉi fandaĵo. Subite ni rifuĝe devas forlasi nian lokon ĝisnunan por serĉi pli ŝirmitan, ĉar aro de tiuj ĉi ĉirkaŭŝprucantaj ardaj gutoj eĉ atingis ĝin, k la disvastiĝanta varmego fariĝis por mi netolerebla. Jes, mi povis forkuri; sed la laboristoj, okupataj ĉe tiu ĉi fajra monstro, devas restadi k laboregi. Dependas ja de ĉi tiu laboro ilia porfamilia panakiro.
Kaj la laboristoj mem? Kun vizaĝoj, nigraj de fulgo k polvo, la de l’ laboro eluzitaj korpoj vestitaj en de ŝvitado gut-malsekaj laborvestaĵoj, la krudaj kal- k cikatro-kovritaj labormanoj ŝirmitaj per sakgantoj el ledo aŭ ŝtofo, ŝvitegante ili laboregas en pleja danĝero, ĉirkaŭitaj de morto k pereo. Neatentataj herooj de l’ laboro, moderna sklavaro.
Kiam la elfluado de la “ŝarĝo” estis finita, la patego, enhavanta la fluidiĝantan fandaĵon k veturigebla per elektra forto, ruliĝas al muldadloko, kie laboristoj k jam antaŭe pretigitaj muldiloj atendas la alruliĝantan ŝarĝon. La muldado komenciĝis.
La muldiloj, nomataj “kokilen” konsistas el tielnomataj “tuboj interkomunikaj”, en kiuj la fluidiĝanta fero disiĝas k leviĝas al sama alto. Por ke, pro la bolado, la fero ne povu elflui supre el la muldiloj, la laboristoj surverŝas sablon k surmetas kovrilojn, kio estas tre danĝera okupo, ĉar el la supra malfermaĵo de la muldiloj leviĝas la flamoj, kiuj minacas al la laboristoj, bruligi iliajn vestaĵojn. Ve al tiu, kiu ne estas sufiĉe singardema! Unu nesingarda paŝo sufiĉas por esti terure kripligita aŭ eĉ mortigita. Kiam la muldado estas finita, la patego ruliĝas al ŝlakkavo, kie ĝi estos malplenigata k pretigata por nova uzado. La fero en la kovritaj muldiloj trankviliĝas k malfluidiĝas. Nun oni forigas per levilego la kokilen k en la muldkavo restas la ferŝtipoj nomataj ingot-oj. Tia ferŝtipo ingot pezas 450 kilogr. k estas longa 1 metron.
La malvarmajn ingot-ojn oni metas en tielnomatan “puŝfornon” de la krudlamenejo k restigas ilin tie ĝis preskaŭa inkandesko. Tie ĉi en la krudlamenejo regas terura maŝinbruego, tiel ke se la laboristoj devas paroli pri io unu kun la alia, aŭ oni devas kliniĝi ĝis la orelo de tiu, kun kiu oni volas paroli k kriegi la vortojn, — aŭ oni devas interkompreniĝi per mangestoj.
Post sufiĉa varmegigo la ingot-oj estas elprenataj el la puŝforno k lamenigataj k longigataj per rulpremilegoj ĝis difinita longo. Ankaŭ tio ĉi estas tre laciga k danĝera laboro, ĉar dum la rulpremado ĉirkaŭŝprucas ardaj fereroj, kiuj, trafinte la laboristojn, tuj trabrulas la vestojn k enpenetras ĝis karno. Tial preskaŭ ĉiu tie ĉi okupata laboristo havas brulvundojn sur diversaj korpopartoj. La lamenigitaj kvarangulaj ferstangoj de minimuma diametro de 65 mm estas dishakataj per maŝino k pezas po peco 50 kilogr.; ili nomiĝas “cagel”. Post tio oni enmetas tiujn ĉi cagel-ojn en puŝforno de la delikat- aŭ dratlamenigejo. Poste ili estas lamenigataj k longigataj kiel drato aŭ bendofero.
Fine ni vizitis la ceterajn laborejojn, inter ili ankaŭ la turbin-centrejon. Ĉi lasta estas tre moderne instalita k plej ekstrema puro regas ĉie.
La salajroj de la tieaj laboristoj ankaŭ indas esti menciataj. La laboristoj estas dividitaj en kvin kategoriojn:
| Elcento de la tuta en tiu fabriko laboristaro | Salajroj pohora | plej alta popeca | |
|---|---|---|---|
| 1. preparlaboristoj | ĉ. 5% | ŝil. 0.80¹ | 1.60 |
| 2. kvalifikitaj laboristoj | „ 20% | „ 0.70 | 1.40 |
| 3. malpli kvalifikitaj laboristoj | „ 25% | „ 0.65 | 1.30 |
| 4. ceteraj laboristoj | „ 40% | „ 0.60 | 1.22 |
| 5. junuloj | „ 10% | „ 0.30 | 0.60 |
48-hora laborsemajno
Profesiuloj (seruristoj, fertornistoj ktp.) gajnas ŝil. 1.— ĝis ŝil. 1.20, krom tio la edziĝintoj ricevas monaldonon posemajnan de 7 ŝil. Post dekalkulo de la leĝaj kotizoj: malsanula asekuro ktp., ne multo restas por vivtenadi sin k la familion. Jen mia eksterordinara “tago”, kiu restas por mi neforgesebla.
Gerthofer (SAT-ano 9435), Vieno.
¹ 1 usona dolaro = 7.08 ŝil. aŭstriaj.
SCIENCO K TEKNIKO
La vivo en la grandaj profundegoj
En marprofundo de 100—200 metroj la vegetaĵoj malaperas, ĉar la lumo ne plu estas sufiĉa por subteni iliajn vivbezonojn. La fundo estas ŝlima k kontinue malsupreniĝas grade. Ĉe 200 metroj regas la nokto. De 200 ĝis 1000 metroj la deklivo estas plej kruta, k tiam estas atingita la granda ebenaĵo, kiu formas la fundon de l’ oceano. Por trovi profundegojn de 4—5000 metroj, oni devos antaŭeniĝi milojn da kilometroj. Sed ekzistas fendoj k fosaĵoj en tiu ĉi ebenaĵo, k tiel oni eltrovis profundegojn de 6000 k eĉ preskaŭ 11 mil metroj. La unuforma surfunda ŝlimo konsistas el ruĝa argilo kun ekstreme malgrandaj grajnoj. Ĝi estas tute senkalka. Oni trovas tamen kvanton da pli dikaj grajnoj (ili havas proksimume unumilimetran diametron): restoj de algecaj estaĵoj, kiuj post sia morto falis funden, kie iliaj konkoj, amasiĝintaj dum centoj da jarcentoj, formis la “Globigerinan ŝlimon”. Trans 5000 metroj ni ne plu trovas ilin, ĉar la kalkeroj disiĝis dumvoje. Por povi vivi en tiu ĉi ŝlimo sen esti absorbataj, la enprofundegaj animaloj adoptis platan formon.
Dum tia marprofundego signifas kompletan mallumon por niaj okuloj, k ĉiuj lumradioj, eĉ la infraruĝaj¹ estas absorbitaj ĉe tavolo de 1—2 mil metroj da akvo, la animaloj vivantaj en tiuj profundaĵoj havas plejparte okulojn k eĉ tre grandajn. Trans 2500 m la ultraviolaj lumradioj siavice malaperas k la nokto estus absoluta, se la animaloj ne mem produktus la lumon. Per tiu propra lumproduktado la animaloj celas altiri rabaĵon. Ĉar ĉiu speco havas difinitajn, neŝanĝemajn organojn en la haŭto, tiuj animaloj povas ekkoni sin reciproke en la mallumo. Tamen kelkaj specoj da ili estas blindaj en la marprofundoj.
La temperaturo tiea estas tre malŝanĝema. Inter 2—3 mil metroj gravaj animalaj klasoj ne plu estas reprezentitaj; en ĉ. 4 mil-metra profundo la faŭno estas tre malriĉa. Ĉirkaŭ 7 mil m ĉio malaperis. La plej multaj animaloj en marprofundego akiris grandajn dimensiojn: la kraboj havas preskaŭ trimetran amplekson! La fiŝoj estas karakterizitaj per strangaspektaj formoj, ĉar ili nutras sin per la ŝlimo, da kiu ili buŝprenas grandajn pecojn. La esploroj montras, ke la plej granda nombro da animalaj specoj nuntempe vivantaj en la marprofundoj devenas de animaloj alkondukitaj iom post iom de la malvarma polusa akvaro. Sed nia scio ĝenerale pri tiu marfunda vivo estas tre malgranda, k oni streĉe atendas la rezultojn de esploroj organizataj de usonaj scienculoj.
P. D.
¹ T. e. la malplej refraktemaj lumradioj.
Nova presteknika invento
Oni inventis en Usono novan aparaton, kiu malnecesigas la maŝinkompostiston. Tiu ĉi invento konsistas en elektra skribmaŝino, kiu traboras paperrubandon. La tiel akirita skribaĵo estas telegrafe transmetata al la presejo, kie ĝi aperas sur nova paperrubando, kiu siavice transiras en kompostmaŝinon. Ĉiu boro de l’ rubando respondas al litero de l’ alfabeto aŭ al cifero, kiu aŭtomate faligas litertipon.
— paĝo 7 —
TRA ESPERANTIO
XI. Kongreso de SAT en Amsterdam (Nederl.) 2.–7. aŭgusto 1931.
4-a Komuniko
Kongresejo. Ĉiuj labor- k fak-kunsidoj okazos en konstruo “De Brakke Grond”, NES n-o 53. Ĉi tiu konstruo troviĝas meze en la urbo proksime de la ĉefplaco “Dam”.
Loĝado. La K-doj, kiuj deziras tranokti malmultekoste en la amasloĝejo, nepre devas esti anoncintaj sin antaŭ la komenco de julio.
Tiu, kiu deziras plifaciligi nian laboron, tuj aliĝu.
Subteno. Ni kvitancas la ricevon de jenaj monsumoj kiel subtenon al la Kongreso: De Ned. v. v. Fabr. Arb. 25 guld., Ned. v. v. Pers. in overh. dienst — 50, Alg. N. F. B. — 50, Centr. N. Amb. Bond — 25, N. V. V. 100, Instituut v. Arb. Ontw. — 25, Hilv. B. Bond — 5, Afd. Hilv. v. d. Alg. N. B. arb. Bond — 20, Alg. N. B. v. arb. B. C. S. bew. b. A’dam — 25, Ned. Lit. Foto en G. Bond — 5.
O. K. K.
2. listo de aliĝintoj
| SAT-matr. | |||
|---|---|---|---|
| 49. | Lievestroo, J., | Zwolle (Ned.), | 9 332 |
| 50. | Kroonder, F. G., | Amsterdam (Ned.), | 17 078 |
| 51. | Nilsen, H., | Odense (Danio), | 11 082 |
| 52. | Wagner, H., | Stuttgart (Germ.), | 11 067 |
| 53. | Grysen, N., | Amsterdam (Ned.), | 17 271 |
| 54. | Eykenaar, A., | Apeldoorn (Ned.), | 15 700 |
| 55. | de Haan, | Rotterdam (Ned.), | 16 603 |
| 56. | Wehrli, | Morges (Svisio), | 11 078 |
| 57. | *Wehrli, | Morges (Svisio), | 11 079 |
| 58. | van Aelst, M., | Bruselo (Belgio), | 155 |
| 59. | *van Aelst, L., | „ „ | ? |
| 60. | van Vynckt, H., | „ „ | 616 |
| 61. | *van Vynckt, J., | „ „ | ? |
| 62. | Le Bacq, J., | „ „ | 7 297 |
| 63. | Le Bacq, C. L., | „ „ | 16 411 |
| 64. | *Le Bacq, M., | „ „ | 16 412 |
| 65. | Staelens, G., | „ „ | 5 895 |
| 66. | Weydisch, | „ „ | 16 974 |
| 67. | Coen, J., | „ „ | 8 101 |
| 68. | Basteels, G., | „ „ | 1 837 |
| 69. | Gliner, J., | „ „ | 469 |
| 70. | v. Beek, H., | Haarlem (Ned.), | 16 696 |
| 71. | Baxter, J. G., | Liverpool (Anglio), | 12 950 |
| 72. | *Davis, E., | Willenhall (Anglio), | 15 911 |
* Signifas K-dino.
[REKLAMO p.7] Klaskonscia SAT-ano ne portas nacian aŭ neŭtralan esperanto-insignon, sed NUR LA SAT-INSIGNON! Per tio, li ne nur propagandas por ESPERANTO sed ankaŭ por sia tutmonda organizo. Pingloj, butonoj, broĉoj — Diametro 16 mm. Prezo: 0,80 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.
10-a Kongreso de SAT, Londono, aŭgusto 1930
Finkalkulo de la Kongreskomitato
| Enspezoj | mk. g. |
|---|---|
| Kotizoj | 1 401,65 |
| Donacoj | 1 569,85 |
| Prunto | 380,20 |
| Venditaj propagandaĵoj | 91,40 |
| Venditaj libroj k fotoj | 1 124,90 |
| Bufedo | 617,10 |
| Anoncoj | 40,— |
| Vendo de donacitaj libroj ktp. | 205,95 |
| Diversaj | 32,10 |
| Bank-procento | 23,— |
| Sume: | 5 486,15 |
| Elspezoj | mk. g. |
|---|---|
| Preskostoj | 1 102,— |
| Salonluo | 1 118,20 |
| Literaturo | 856,90 |
| Nutraĵo | 360,— |
| Prunto repagita | 380,20 |
| Subtenoj | 110,— |
| Afrankoj | 338,— |
| Poŝtservo | 96,25 |
| Anoncoj | 26,50 |
| Bankrento | 8,60 |
| Diversaj | 307,75 |
| Saldo | 781,75 |
| Sume: | 5 486,15 |
La kaslibro, la finkalkulo k al ili apartenantaj dokumentoj, fakturoj ktp. estas kontrolitaj. Bonordon k ĝuston garantias la reviziantoj.
London, la 19-an de aprilo 1931.
Lilio Judd (11 576) C. J. Mc Laren (11 755).
LA 10-a PLENKUNVENO DE AŬSTRIA LABORISTA LIGO ESPERANTISTA (ALLE)
Ĝi okazis en Vieno la 5-an k 6-an de aprilo. K-do Jeitler malfermas k salutas la multnombrajn delegitojn k gastojn, sciigas, ke de eksterlandaj fratorganizoj estas ricevitaj 34 salutleteroj. Li donas la jarraporton, el kiu estas notinde, ke la estraro okupis sin konstante pri preparlaboroj por la dua Olimpiado, ke broŝuro pri la organizado de l’ interna grupvivo estas en preparo, ke estas planata karteliĝo kun aliaj kulturorganizoj. Al la Asocio apartenas nuntempe 57 grupoj kun sume 1810 membroj, el kiuj en Vieno 21 grupoj kun 841 membroj, en provinco 36 grupoj kun 858 m., krome 111 izoluloj. Monata eldonkvanto de l’ gazeto (“La Socialisto”) estas: 2200 ekzempleroj.
K-do Simon raportas pri la (soc.-dem.) partitago; estas sendata al la partiestraro rezolucio, per kiu la plenkunveno esprimas sian esperon, ke la afablaj vortoj de K-do Seitz, la prezidanto, pri la lab. esp. movado ne restu nura formalaĵo k oni serioze prikonsideru la ĉe la partitago faritajn priesp. proponojn.
K-do Jonas raportas pri la internacia prol. esp. movado, skizas la historion de SAT, vidas mankojn en la nuna organizformo (individua membreco), memorigas pri neceso lojale plenumi la Gotenburgan konvencion kun SAT siatempe akceptitan de ALLE (kvankam li ne konsideras tiun konvencion kiel definitivan solvon). Li avertas la socialistajn membrojn de SAT okaze de la nunaj skismigaj provoj de l’ komunistoj esti tre atentaj. Li vidas kiel solvon la fondon de Internacio sur la bazo de l’ landaj asocioj, tamen ne opinias por tio jam matura la tempon. Ke neniel estu tolerata detruo al SAT, kiu tamen faris tre utilan laboron sur la kampo de l’ internacia lab. esp. movado. Li prezentas jenan rezolucion (unuanime akceptitan):
“La 10-a plenkunveno de ALLE, aŭdinte raporton pri la stato de la internacia proleta esp.-movado k ripetante la decidojn de la ALLE-plenkunvenoj 1925 en Wien, 1928 en Wiener-Neustadt k 1929 en Wien, decidas:
Alvoki la ALLE-anojn, ke ili lojale plenumu la kontrakton de Göteborg, laboru en k por SAT.
Sed se la skismo en SAT realiĝos, tiel ke la komunistoj fondos propran Internacion, tiam la socialistoj, kiel plej granda parto de la senkomunista SAT, ne havas kaŭzon aparteni al superpartia organizo;
aŭ se la likvido de la malpaco en SAT okazos sub kondiĉoj neakcepteblaj por konsciaj socialistoj, tiam ALLE alvokos siajn membrojn k ĉiujn socialistajn esp-istojn al fondo de aparta internacia esp-organizo k subtenos ĉiun entreprenon tiurilatan.”
Sekvas estrar-elektoj, estas akceptataj pluraj proponoj (pligrandigo de l’ rubriko por komencantoj en “Socialisto”, fondo de fakunuiĝoj en la kadro de ALLE), k fine la estraro alvokas prepari sin por la Olimpiado k la venontaj varblaboroj. La venonta plenkunveno okazos en Ŝtajr (Steyr).
Resumita laŭ “La Socialisto” (majo 1931).
Korekto. En la sciigo por “Naturamikoj” en n-o 344, p. 256, 1-a kol., bonvolu anstataŭigi la vorton “kvartiroj” (netrovebla en Plena Vort.) per “loĝejoj”.
— paĝo 8 —
Ili havas senskrupulan konsciencon!
La 22. I. 1931, ĉe kunveno de SAT-anoj en Bruselo, okazis debato pri eksiĝo de K-do Ĵanere (Jeanneret) el la Kontrol-Komitato de SAT. K-do Ĵanere laŭtlegis partojn de sia eksiĝdeklaro sendita al “S-ulo” k “Isto”. Dum la debato li konfesis, ke en sia deklaro li erare akuzis la SAT-direkcion pri modifo en la motivigo de eksigpropono de Kontrol-Komitato de SAT pri la SAT-anoj Drezen — Besler — Rifter.
K-do Van Aelst petis, ke sekve de tio K-do Ĵanere postulu de “Isto” nepublikigon de sia misakuzo kontraŭ la direkcio. K-do Ĵanere tion faris la 23. I. 1931. Tamen, tio ne malhelpis, ke la redakcio de “Isto” aperigis tiun akuzon en n-o 10, k ĝis nun, miascie, nenia ĝustigo aperis pri tio en iu n-o de “Isto”. Demandite pri tiu afero, K-do Ĵanere deklaris skribe jenon:
“La 5 linioj sekvantaj aperigitaj en ‘Isto’ n-o 10, p. 77, meze de la unua suba kolono: ‘Jes, respondis Bergiers, k ‘sen ia dubo’ aldonis la direkcio k la 26 liniojn postsekvantajn aldonis ankaŭ la direkcio. Ĉu necesas aldoni ion al tiu fakto? Ĉu ankoraŭfoje ne evidentiĝas, ke por direkcio K. K. estas nur ilo skismiga?’ devas esti forstrekataj el mia artikolo, ĉar K-do Van Aelst pruvis, ke li mem aldonis tiujn vortojn. Tiusence (t. e. por ke oni ne enpresigu tiujn liniojn) mi skribis al ‘Isto’ la 23. I. 1931.
Bruxelles, 16. IV. 31.
(Subskribo): Henry Jeanneret, SAT-ano 3012.”
Estu klarigate, ke mi aldonis tiujn vortojn al la motiviga projekto de K-do Bergiers antaŭ la decido de la Kontrol-Komitato. Necesas rimarkigi tion, ĉar oni povus opinii, ke mi estas la falsisto, dum fakte neniu falsis — krom la opoziciula gazeto per sia nepublikigo de la ĝustigo.
La sinteno de “Isto” en tiu ĉi afero pruvas, ke por opoziciaj ĉefoj la kvalito de l’ “argumentoj” ne gravas! Per ĉiaj rimedoj ili ja provas makuli la honoron de l’ SAT-direkcio!
La honestaj SAT-anoj pripensu k juĝu!
Bruselo, 2. majo 1931.
M. v. Aelst (155).
TRA LA ESPERANTA GAZETARO
Oni komencis politikumi en “Heroldo de Esperanto”. Sendube la gvidanto konstatis, ke sen pripolitikaj artikoloj, en kiuj la aŭtoroj povus iom libere esprimi sian opinion (ĉe ne akordantan kun la de “Heroldo” prefere propagandata “Paneŭropo”) la enhavo de l’ gazeto aspektas tro senkolora. Kiel ajn estu, artikoloj eĉ tiaj ne verkitaj laŭ “nova sento” aperis. Ni citu nur provon el diraĵoj de itala inĝeniero: “Kio estas farebla por eviti la proksiman militon? Nenio. Eŭropo iras renkonte al sia fatalo . . .” Samfolie skribas angla “samideano” jenon: “Malgraŭ la kelklokaj ŝovinismaj febroj, neignoreble ŝvebas super ĉio nova atmosfero, novaj kondiĉoj, kies nura ĉeesto estas progresmarko, nepre influanta la mondon siavice . . .”
Aliaj “samideanoj”, kiuj estas eĉ gvidantoj, kiel la prezidanto de la Internacia Centra Komitato de la (!) Esperanta Movado (tiel ja nomiĝas la institucio de l’ neŭtraluloj, kvankam ĝi tute ne ampleksas la pli grandan parton de l’ organizitaj esp-istoj), s-o Merĉnt (Merchant) skribas en “Oomoto Internacia” (majo): “Oni ofte demandas: ‘Ĉu preĝado helpas al la homo, kiu estas malsata, kiu ne havas laboron, kiu ne povas gajni monon por vivi?’ Estas nur unu respondo al tiu demando — la homo, kiu preĝas kun sincereco, ĉiam ricevas helpon, eble ne per tuja donaco de mono, ĉar tio ne ofte okazas, sed per ricevo de nova kuraĝo, de nova espero, de nova memfido . . .” (!)
Al la katolikaj esp-istoj oni devas almenaŭ konsenti, ke ili estas pli konsekvencaj ol tiuj neŭtraluloj: ili metas tute simple sur la indekson esp. librojn, kiuj ne plaĉas, k rilate al la originale en esp-o verkita mondhistorio “Jarmiloj pasas”¹ la pastro-redaktoro de “Espero Katolika” diras: “Jen do libro tute kondamninda k jam kondamnita de la Eklezio, ĉar ĝin trafas la ĝeneralaj reguloj de la Indekso. La katolikaj esp-istoj tute ne rajtas legi la Mondhistorion . . ., de H. Haefker, k aĉetante aŭ pruntedonante ĝin ili pekas grave, ĉar ili metas sian Kredon en grava perd-danĝero . . .”
En “Vegetarano”, la trimonata organo de l’ Vegetara Ligo Esp-ista, oni trovas kelkfoje atentindajn notojn; tiel la redaktoro, okaze de cito el nacilingva gazeto pri “ruĝa vegetarismo” en Sovetio, defendas la sovetan sistemon decide kontraŭ vegetaranoj-reakciuloj. Pri la Gandhi-movado li diras i. a.: “. . . estas en tiu hinda movado tiom da anakronismo, ke nura simpatio al ĝi ne estas ebla. Oni nune ne povas reiri al mezepoko sen maŝinoj, sen racia terkulturo k industrio. Tiu hinda naciismo estas io, kio sub tia formo ne havas ekzistrajton . . . la mallibereco de la hinda popolo sub la nura regado de la hindaj maharaĝoj, kiuj rabas trezorojn por si k tenas la popolon en nescio k sklaveco, estas multe pli danĝera ol la brita regado.” Kaj li esprimas sian preferon por soveta reĝimo en Hindio.
La ĉiumonate 32-paĝa grava japana esp. gazeto “La Revuo Orienta” komencis aldoni por siaj nejapanaj abonantoj mallongan resumon en esp-o, per kiu ni ekscias ekz., ke aperis en ĝi tutpaĝa artikolo de K-do Jamamoto pri lia vizito al la Londona SAT-Kongreso. Krom larĝa kroniko pri la stato de l’ tiea movado ni trovas en ĝi multan materialon por lernantoj, gramatikajn klarigojn k facilan legaĵon.
N. B.
¹ Vd. la recenzon en “S-ulo” n-o 341.
NIA POŜTO
11 082. — Ni ne havas sufiĉe da loko por ofte aperigi versojn; krome viaj versaĵoj bezonas sufiĉe fundan poluradon por esti presmaturaj. La “skizon” ni uzos okaze.
F. Kol. — Ricevita. Aperos en iu n-o de “La Lern.”
Red.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. – Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
BRITIO
— Esp. grupo de Darvel koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata. Skribu al: K-do Robert Black, 2 Edith strato, Darvel, Skotlando.
FINLANDO
K-do Leo Mäntynen (17 089), juna ĝardenhelplaboristo, Barck, Oulunkylä, kĉl. samprofesianoj.
FRANCIO
— Grupo dez. koresp-adi letere kun grupoj k izoluloj, precipe el Sovetio pri socia vivo en postrevolucia tempo. Adr.: Groupe Espérantiste, Coopérative, 8 rue des Ecoles, Aulnay s. Bois (S. et O.).
GERMANIO
Adresŝanĝo. — K-dino Melanie Heilmann (Rositz) loĝas nun: Klosterlausnitz/Th., Schliessfach 17.
K-do Rudolf Pfützner, Karlsruher Str. 21, Dresden, A 40, kĉl, PM 10—1000 pecoj, sed nur bonaj.
NEDERLANDO
Atentu! — A-dama lab. grupo esp. aranĝos letervesperon la 6. junio. Resp. garantiata. Skribu multnombre al: K-dino A. Duif, v. Spilbergenstr. 22, Amsterdam (W).
Gek-doj ĉiulandaj!
Por montri al nia industria proletaro la valoron de esp-o, ni aranĝas ekspozicion. Tial bv. sendi al ni multnombre L, PK, PI, jurn. ktp. Neniu lando manku! Ni respondos al ĉiuj. Adr.: J. Müller, Immendal 59, Duisburg (Germanio).
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Militista diktatoreco en Portugalio | 265—66 |
| Ĉu modellignaĵistoj povas solidariĝi? | 266—67 |
| Kelkaj faktoj el la moraro de mez-aziaj mahometanoj | 267 |
| La klasbatalo tra la mondo | 268 |
| Mia vidpunkto pri Hispanio | 268—69 |
| El usona laborejo por ferkonstruoj | 269 |
| Eksterordinara tago el mia vivo | 269—70 |
| Scienco k tekniko | 270 |
| Tra Esperantio | 271—72 |
| Korespondado | 272 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 347, 28-a de majo 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
7-a JARO, N-o 347 — LEIPZIG, 28. / 5. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE
La stato de l’ ĉinia laborista klaso post la nacia revolucio
En Ĉinio ne ekzistas ankoraŭ multe disvolvita industrio; en la lokoj, kie ĝi ekzistas, ĝi troviĝas nur en embria stato. Tamen ekzistas jam kelkaj grandaj industriaj centroj, sed inter ili ne estas Kantono (kies situacion mi persone konas), kiu estas precipe k ĉefe komerca urbo. Mi do ne povas prezenti ĉi tie la vivon en iu aparta fabriko, sed pli vere elstarigi kelkajn de ekstere observeblajn faktojn.
La plej grandaj entreprenoj, kiujn mi vidis, apartenas al la konstrufako. Ja en la nuna momento oni multe konstruas en Kantono, same kiel en ĉiuj mondurboj. Kio frapas unuavice la rigardon de tiu, kiu observas la konstruojn, tio estas la fakto, ke speciale por plej pezaj k plej penigaj laboroj oni okupas en Ĉinio precipe virinojn.
La sklavlaboro de l’ virino
La (malriĉa) virino estas fakte en la demokrata Ĉinio la vera sklavo de l’ tuta socio. Ju pli peza k malhigiena aŭ danĝera estas la farenda laboro, des pli oni povas rimarki ĝin donita al virinoj por plenumo. Kiom ofte mi observis tiujn malfeliĉajn laborulinojn, kiuj laboras en nepriskribeble malbonegaj kondiĉoj, k ne kontentiĝante ruinigi sian propran sanon, ofte portas eĉ infaneton sur la dorso k laboradas kun tiu ĉi ŝarĝo tutajn tagojn sub brulvarma suno, en polvo, malpuro ktp.
La aspekto ekstera de l’ ĉinia laboristaro estas plej kompatinda k mizera. La laboristoj estas vestitaj uniforme, per dika dube-blua tolaĵo. Preskaŭ ĉiam eĉ tiu malkara tolaĵo estas tute ĉifita, multfoje flikita k putranta. Tiel pro la klimato, kiel pro la malaltaj salajroj, tre malmultaj laboristoj posedas ŝuojn, almenaŭ por labori ekstere.
Ĝenerale oni povas rimarki inter virinoj ĉe laborloko aĝojn ekstremajn: oni vidas pli multe da junaj knabinoj de 13 ĝis 20 jaroj, k da maljunulinoj super 40 jaroj en la laborejoj, ol
[BILDO p.1 | 32,44,65,62] Foto de strato en Kantono kun domoj kaj arkadoj; homoj iras sur la strato, kaj en la malfono kuŝas kadavroj sur la tero.
Strato en Kantono (post ribelo).
mezaĝajn virinojn, kvankam ne malofte estas virinoj infanojn dorsportantaj. Ĉu junaj, ĉu maljunaj, ĉiuj portas sur la frunto la markojn de la tro-ekspluatado, kies viktimoj ili estas. Laŭ miaj konstatoj mi devas konkludi, ke la plej multaj laboristoj estas nutrataj k loĝigataj de la dungantoj mem.
Laborista vivnivelo
En ĉiuj laborlokoj, ĉe ĉiuj entreprenoj, kiujn mi esploris, mi povis vidi kabanaĉojn faritajn el bambuoj, malpuraj k malkomfortaj. Tie dormas la gelaboristoj, kiuj dumtage ŝvite produktas profitojn al siaj mastroj. Ĉu estas specialaj dormejoj por la tie laborantaj virinoj? Nenion mi povis ekscii pri tio, ĉar al kiu k kiel mi povus ĝin eldemandi? La fremduloj ja estas en tiu ĉi lando tre rimarkataj k ĉiam k de ĉiuj suspektataj…
Por manĝado statas simile kiel por dormado: oni nutras la laboristojn kiel eble plej malkare, sekve malbone. Kiacele cetere oni prizorgas tiujn laboristojn? — Nu, la homa manlaboro estas pli malmultekosta ol la besta laboro. Bestojn oni preskaŭ ne vidas en Ĉinio por plenumi laborojn, eĉ tirlaborojn. Virinoj estas pli malkara labor-elemento k precipe multe malpli zorgdona ol la bestoj.
Instrumentoj? Iloj? Plej ofte ankaŭ tiajn oni eĉ ne donas al tiuj modernaj galeranoj. Kiom ofte mi rimarkis, ekzemple, por kolekti teraĵon, ŝtonojn, aŭ similon, gelaboristojn laborantaj per simplaj manoj, tute ne uzante ŝovelilojn aŭ aliajn ilojn. Kial? Tre simple: ĉar ili ne havas eĉ plej elementajn ilojn; oni forgesas doni tiajn al ili, dum oni tute ne forgesas provizi ilin per gardistoj, kiuj ĉeestas ĉiam ope k armitaj kiel por tuja batalo, per ŝargitaj revolveroj aŭ pafiloj.
Kiom da horoj oni laboras? Ankaŭ tre malfacile fari tute precizan respondon al tiu demando. Ja, kiam oni preterpasas la laborlokojn, ĉu dum nokto, ĉu dum tago, oni ĉiam povas rimarki iujn laborantajn sur tiu loko. Mi eĉ vidis konstrui domojn, masoni, je la noktomeza horo, sub lumbrilo. Tial, doni eĉ proksimuman nombron pri la laborkvanto tage plenumata de l’ ĉinia laboristo estas sufiĉe malfacile. Cetere oni laboras en Ĉinio je tiom da tagoj, kiom la suno brilas. Distroj k amuzoj sekve ne ekzistas por ĉina laboristo. La laboro tute absorbas lin. Laborborsojn, klubojn de laboristoj dum mia sesmonata restado mi ne trovis en Ĉinio.
Ludpasio, malklero, dividiteco
Sed ofte mi vidis vespere tra la muraĉoj de l’ bambuaj kabanaĉoj, en kiuj loĝas tiuj laboristoj, homojn kaŭrantaj aŭ sidantaj ĉirkaŭ tablaĉo, ĉe
— paĝo 2 —
274 — SENNACIULO
flagranta lumo de kandeleto, ĉe pasia kart- aŭ mon-ludo ajna. Jen la ĉefa kulturfaktoro de l’ nova ĉina respubliko: la monludo starigita kiel tre firma k leĝa principo. Sur la stratoj, ĉie ajn, vi povas observi ĉiajn specojn de monludistoj.
Ankaŭ neeble estis al mi ekscii, ĉu, kiel k kie estas organizitaj la laboristoj. Certe mi scias nur, ke la faŝismo ĉi tie estas malkaŝa, aroga, senkompata, tiom pli ke la laboristaro plej grandkvante estas malklera, nekonscia k dividita, tiom per lingvaj baroj, kiom per la aliaj faktoroj, kiuj estas ankaŭ ordinaraj en Eŭropo.
Senlaborula sorto
Ĉu multas la senlaboruloj k kia estas ilia sorto? Ankaŭ pri ĝi nenion precizan mi povas indiki. Se oni vespere promenas tra iu ajn strato, oni ekvidas amason da tiaj el la socio forĵetitaj mizeruloj. Ili kuŝas are aŭ izole ĉie, sur la trotuaroj, sub ŝirmo de tegmento, muro, arbo ktp. Tio ne plu estas homoj, sed speco de homaj bestoj. Vestaĵojn ili tute ne havas, nur ĉifonojn, kiuj malkovras iliajn malgrasajn korpojn, formanĝataj de parazitoj, haŭtmalsanoj k aliaj malbonoj. Ĉe malnova elektra lampo ili sidas kune k kiel forpelitaj hundoj melankolie senpedikigas sin aŭ suĉadas iun manĝaĵon en la stratpolvo trovitan. —
Tiel oni vidas en Kantono, la urbo, kiu starigas tre kostajn senutilajn monumentojn por honori iujn burĝajn mortintojn, svarmi milojn k milojn da tiuj mizeruloj. Mi ne haltas longe ĉe la duon-almozuloj, tiuj stratvendistoj, kiuj ankaŭ svarmas tage-nokte en la stratoj, vendante ĉion, kion oni povas imagi, k eĉ kion eŭropano ne povus imagi. La veraj almozuloj estas legioj, ĉie, precipe ĉe stratanguloj, apud la grandaj hoteloj. — Jen la senlaborula armeo, pri kiu fieri ne estas la nura monopolo de l’ disvolvitaj k finmaturaj kapitalistaj landoj! La kapitalisma realo estas multoble pli kruda, pli terura en tiu ĉi lando.
Soldatoj. Prostituo
La ĉina armeo estas la vera spegulo de l’ ĉina popolo k precipe de ties registaro. La simplaj soldatoj estas varbitaj precipe el mezo de l’ senlaboruloj. La militservo ne estas deviga en Ĉinio. Tial nur la malkapabluloj (sentaŭguloj) el la superaj klasoj aŭ iuj ne tro fidindaj anoj el tiuj klasoj soldatiĝas, pli vere oficiriĝas. La simpla soldataro estas tiom mizera, kiom la laboristaro, el kiu ĝi devenas. Kiam militista taĉmento trapasas la stratojn, oni vidas soldatojn sen ŝuoj, aliajn sen ĉapoj aŭ sen armiloj, sen zonoj ktp. Tamen la oficiraro estas bele k aroge vestita, kiel en aliaj landoj. Same kiel la simpla laboristo loĝas en kabanaĉo, ĉinaj soldatoj loĝas en kvazaŭ-staloj, plej ofte malhavas liton k kuŝas sur simpla pajlo.
Finu tiun ĉi artikolon la mencio pri la nekredebla nombro da prostituinoj. En Ĉinio ĝenerale, k en Kantono aparte, la prostituaj kvartaloj sin trovas apud la riveroj. En Kantono ekzistas vera armeo da virinoj, kiuj varbas dum la tuta tag-nokto klientojn, sur la kajoj de l’ haveno. Miloj k miloj da boatoj certigas la servon por la prostituejoj, kiuj sin trovas meze de la rivero, sur preskaŭ ĉiuj ŝipoj. La nombro da prostituinoj en tiu ĉi urbo ne malsuperas centmilon. En la hoteloj sur tiuj ŝipoj, la burĝoj diboĉe pasigas sian vivon, ĝuas, aroge, cinike, senzorge. Baloj k diboĉoj de tiuj popolregantoj estas ĉi tie tute malkaŝaj.
Mi finas eĉ ne konkludante. Mi esperas, ke la leganto, kiu havas nur iom da sento pri homa digno, komprenos ankaŭ sen konkludoj.
L. Perer (Peraire), 9344.
PRI L’ “ANSCHLUSS”¹
La plano de limimposta unuiĝo inter Germanio k Aŭstrio kaŭzis grandan sensacion. Evidentiĝas, efektive, ke tiu unuiĝo estus nur unua paŝo al plena kunfandiĝo, al la “Anschluss”, k aliflanke, tiu kontrakto ne restus limigata al Germanio k Aŭstrio; se ĝi efektiviĝas, ĝi sendube dislarĝiĝos al ĉiuj Danubaj landoj. La fakto estas, do, tre grava.
La franca ministro por eksterlandaj aferoj, Brian (Briand), kiu, parole, asertas esti apostolo de l’ paco k de l’ reamikiĝo inter la popoloj, estis tute konsternetata pri tiu rezulto de sia politiko. Li klopodas eviti la baton k li respondas al la aŭstria-germana plano per kontraŭplano, kiu celus unuigi kun Francio la landojn de la “Malgranda Entento”², konsentante al la Danuba greno favorajn dogantarifojn. Tiu sinteno aperigas la Brian-an hipokriton. Por esti konsekvenca kun si mem, li devus fervore akcepti la germanan proponon aliĝi Francion al la nova unuiĝo; propono sincera, ĉar konforma al la profitoj de iliaj iniciatantoj. Sed Brian, pledanto por la francaj kapitalistoj, zorge singardas aliĝi tian unuiĝon, en kiu la germana industrio la ĉefan rolon ludus.
Ni, proletaj sennaciistoj, devas nur serĉi la profiton de la laborista klaso, en ĝia tuto konsiderata.
La unuiĝo de Germanio k de l’ Danubaj landoj estas unuiĝo de du regionoj, kiuj kompletigas sin: la industria Germanio k la Danubaj ebenaĵoj, produktantaj multe da greno. Ĝi permesos al Germanio interŝanĝi la industriajn produktojn, kiujn ĝi tro abunde posedas, kontraŭ la greno, kiu mankas al ĝi. La sekvo estos do por Germanio: malpligrandigo de l’ senlaboreco, tiel suferiganta la laboristan klason, malplialtigo de l’ vivkosto k malfortigo de l’ reakciula partio de terposedantoj; por la Danubaj kamparanoj, vendebligi sian grenon faciligi la industriigon de la terkulturo, nepran por malaltigi la produktokostojn, nun pli altajn ol la prezoj de la tutmonda komerca sfero.
La “Anschluss” estas, do, unua paŝo al pli racia organizado de l’ eŭropa ekonomio, en kiu ĉiu lando produktos tion por kio ĝi plej bone taŭgas. La franca politiko, kontraŭe, estas ripeto de la politiko de interligoj, kiu kondukis al la tutmonda milito. Estas nacia politiko, kiu, celante superregadon, kontraŭas la forigon de landlimoj, de ekonomiaj necesaĵoj postulataj. Malgraŭ pacista aspekto, tio estas politiko de kapitalista milito.
Antaŭ tiuj du alternativoj, nia elekto estas komprenebla:
Vivu la “Anschluss”, al ĉiuj eŭropaj nacioj malfermata. For la interkapitalistaj kunligoj, kiuj naskas la militon k daŭrigas firimede la multekostan vivon.
En Francio naskita sennaciisto (8555.)
¹ Politik-ekonomia unuiĝo de Germanio k Aŭstrio. ² Konkordo (interŝtata).
BRITA KAPITALISMO K SPORTO
Unu el la plej potencaj bataliloj inter la armilaro de l’ brita kapitalismo estas la tiel nomata “sporto”, kiu manifestiĝas multflanke k celas allogi kiel eble plej vastan amason da aliĝantoj. Oni povas legi iun ajn el la ĉiutagaj gazetoj, kiuj eniras la laboristajn vicojn, k vidas almenaŭ du, tri aŭ kvar paĝojn tute dediĉitaj al ĉi tiu “sporto”. La du ĉefaj “sport”-specoj estas ĉevalkonkursoj k piedpilko. Ĉi tiuj allogas grandan amason da laboruloj pro la reklamo farata por ili en la gazetaro. Matene en la tramoj k omnibusoj oni rimarkas, ke la plej multaj laboristoj malfermas siajn gazetojn por legi la piedpilkajn k ĉevalkonkursajn paĝojn. Kial oni nomas tion sporto? Nur por mistifiki la amason, ĉar la tuta partopreno de l’ laboristoj en tio estas pridiskuti la pas-
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 275
intajn ĉevalkonkursojn, ĉu tiu ĉevalo venkis aŭ alia, k ili vetas siajn monerojn, tiel esperante pliampleksigi siajn mizerajn salajrojn. Tio estas nomata “sporto”.
Parte la amasoj ludas en la piedpilka komerco, t. e. ili disputas dum la tuta semajno, ĉu iu difinita ludantaro venkos aŭ ne. Ili legas la gazeton, vetas moneron k opinias, ke ili estas sportuloj. Samtempe ili ne pensas pri sia ekspluatado, pri siaj mizeraj salajroj k vivkondiĉoj. Jen estas efika batalilo de l’ kapitalismo: la tuta cerbo estas plena de fisportaj sensacioj. Ankaŭ la boksado allogas malkulturajn, malklerajn proletojn; de tempo al tempo la gazetaro penas iniciati aliajn sensaciajn sensencaĵojn, nomante ilin “sporto”, ekzemple: motorbicikla rapidkonkurso k la “hundo”- k “elektra leporo”-konkurso.
Depost la mondmilito kreskas forta vera sporto, ĝi kreskis hazarde, sen ia forta organizo aŭ direktilo, nur per la voloj de la pli kleraj k sportemaj laboristoj, k spite la kapitalistoj k ilia gazetaro, spite ĉia kontraŭa influo k kateno de la kapitalista sociordo. Tiun movadon konsistigas la vaguloj, naturamikoj, biciklantoj (per motoraj k ordinaraj bicikloj). La anoj de tiuj grupoj efektive partoprenas en la sporto, ili spiras la freŝan aeron, ĝuas la belan kamparon k pejzaĝon, ili aspektas fortaj, sunbrunaj k sanaj. La partoprenantoj en ĉi tiuj veraj sport-specoj ne havas intereson pri la alia kapitalista fisporto, k aliflanke la malklerulo-j, kiuj estas influataj de la gazetlegado, ne estas vaguloj, naturamikoj ktp. Ambaŭ ne akordas.
Nuntempe en Anglio oni rimarkas novan tendencon de la burĝa gazetaro, kiu trovas sin antaŭ amaso da laboristoj neniel kapteblaj. Kion fari? Iel oni devas logi ilin por la kapitalismo; tial nun en preskaŭ ĉiuj gazetoj aperas artikoloj laŭdantaj la bonan sporton, donantaj konsilojn pri marŝado k vojoj por biciklantoj. Oni rimarkas novan ĵurnalon speciale dediĉitan al la marŝanto k kampadanto. Ankaŭ alia gazeto starigas novan organizon por ĉi tiuj sportuloj, ĉiutage aklamante la sporton k streĉe penante allogi la laboristojn.
Per afiŝoj la gazet-eldonistoj ĉiuvendrede anoncas, ke la gazeto enhavas specialan rubrikon por vaguloj k biciklantoj, ĝi aperas vendrede preta por la semajnfino. Ĉiurimede la kapitalistoj penas plifortigi la nunan sociordon k konservi siajn posedaĵojn, sed la kleraj klaskonsciaj laboristoj konstatante la manovrojn ĉiutage plifortigas siajn klasorganizojn por fine venki super la ekspluatantoj.
H. Clayton (2877).
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Unu aspekto de senlaborula memhelpo (Germanio)
En la Rur(Ruhr)-regiono montriĝas nova vizaĝo de l’ senlaborula mizero. La pezindustrio k minejoj en Rur-regiono estas pleje trafitaj de la malsano, nomata “senlaboreco”. Disponante pri sufiĉe da libera tempo, multaj senlaboruloj provas forigi per organizita nutraĵ-“hamstrado”¹ malsaton el sia familio. Bicikle ili veturas al kamparaj regionoj malproksimaj je ĉ. 50 ĝis 60 km de la industrizono. Frumatene, kiam apenaŭ tagiĝas, ili forveturas 4—6-ope ŝarĝitaj per sakoj. En la vilaĝoj de biendomo al biendomo ili petas pri iom da nutraĵo, jen ricevante kelkajn funtojn da terpomoj, pecojn da lardo k kolbaso, jen duonfunton da butero, kelke da ovoj, buterpanojn ktp. Post 4—6-hora “hamstrado” ili devas pensi pri hejmveturo. La terpomojn je kvanto de 100—120 funtoj oni transportigas vagonare hejmen, la ceteran nutraĵon oni metas en dorsosakon. Vespere je la 20-a aŭ 21-a oni revenas hejmen. Modestulo “hamstras” semajne unu fojon. Sed ekzistas granda nombro da “hamstruloj” restantaj tutan semajnon en la vilaĝoj, ĉiutage transportigantaj terpomojn hejmen. Ili estas la teruro de l’ kamparaninoj sole hejm-estantaj. Tranoktante en bovostaloj k pajlejo, tiaj negoc-hamstruloj (akaparuloj) ne estas ŝatataj, ĉar la vilaĝanoj eksciis, ke ili vendas la “hamstro”-varon. Nutraĵ-hamstrado en kamparaj regionoj estas silente tolerata de la polico.
Kompilis Bernthaler (15 026), Bottrop.
¹ “Hamstri” (tio signifas: akumuli) nutraĵon estas konsiderata kiel permesata ago laŭ leĝo pri almozpetado.
La Unua de Majo en Munĥeno (Germ.)
Dum la fruaj matenhoroj la teritorio por la manifestacio de l’ revolucia laboristaro estis sub “sieĝa stato”: 8 grandaj atak-aŭtoj, aro da policaj rapid-aŭtoj, ĉiuj disponeblaj taĉmentoj de la urba polico k ankaŭ multaj surĉevalaj policistoj ĉeestis por malebligi tiun ĉi manifestacion. Fortaj policaj patroloj tramarŝis la urbinternon. Granda aro da spionoj k denuncistoj estis preta. Tamen kantantaj proletaj taĉmentoj tramarŝis la stratojn bonorde ĝis “Fraŭnhofer”-ponto, kie la polico disigis la manifestacion. Dua aro iris al “Gertner”-placo, tria al Terezia herbejo, k ili renkontis saman kontraŭstaron policanan. Proks. 200 gearestitoj en la polica ĉefarestejo manifestaciis la 1-an de majo (unika okazo en la historio de l’ Munĥena lab. movado). Arestitaj estis dum tiu tago 150 kompartiaj funkciuloj k 29 aliaj K-doj, kiuj estis kondamnataj je pli malpli longaj malliberejaj punoj (de 5 tagoj ĝis 15 monatoj) k monpunoj pro partopreno je manifestacioj k tiuokaza rezisto al la polico. La loka kom. gazeto ĉiutaga estis malpermesata de 1. 5. ĝis 31. 5.
El raporto de 1810.
Kion la laboristoj toleras… (Britio)
Kiom la ŝtato pagas al altrangaj senlaboruloj? La (brita) reĝo ricevas — 30 funtojn (= ĉ. 150 dolaroj) hore, la Princo de Kimrio — 6 ft. hore, la mortinta reĝino Aleksandra ricevis 5 ft. hore; juĝistoj ricevas (post 15 jaroj) ĝis 70 funtoj semajne, magistratanoj (post sama tempodaŭro) — 20 ft. semajne, la ĉefepiskopo de Kentrberi (Canterbury) — 300 ft. semajne (li tenas 2 palacojn senpage). Admiraloj k generaloj (pensiitaj) ĝis 16 ft. semajne. Dume la laboristoj-senlaboruloj…
*
La socio naskis jenan kvanton da senhejmuloj en unu sola grandurbo — Londono — laŭ kalkulado: 60 viroj k 18 virinoj sur la stratoj; 14 970 homoj en urbaj malriĉulaj loĝejoj; 4057 viroj, 137 virinoj k 17 infanoj en loĝejoj ne urbaj (ŝajne de savarmeo ktp.); 88 viroj, 12 virinoj k 1 infano en la kripto de l’ preĝejo de Sankta Martino; 674 viroj k 15 virinoj en la Londonaj konsil-loĝejoj k haltejoj. En “Roŭtn-domoj”¹ estas 5007 viroj.
M. Sampson.
Skandala juĝo en Ĉeĥoslovakio
Dum domtraserĉo ĉe kontraŭmilitisto Premislo Pitter en Prago la policanoj konfiskis tradukon de l’ manifesto de la Ĝenerala Pac-konsilantaro kontraŭ la militservon k la militpreparadon de l’ junularo (manifesto, kiu estas disvastigita tra la mondo milion-ekzemplere k represita en multnombraj ĵurnaloj). La tribunalo, prenante kiel pretekston la frazon: “Stariĝu kontraŭ la preparado al la
¹ Raŭtn-domoj (“Rowton Houses”) estas donaco, en estintaj tempoj farita, por senhejmuloj.
[REKLAMO p.3] HENRI BARBUSSE — Eklumo en la abismo — Kun antaŭparolo de la aŭtoro al la esperanta eldono. Sub la freŝaj impresoj de la mondmilito la fama aŭtoro verkis tiun ĉi plaĉe prezentitan 96-paĝan verketon. Forta protesto kontraŭ la milito, esploro de ĝiaj radikoj kaj pasia kulpigo al la kapitalista sistemo! – Ni rekomendas la libron varme al ĉiuj K-doj, kiuj iom perfektiĝis en nia lingvo kaj volas ĝui meditigan legaĵon. Havebla ĉe Administr. de SAT. PREZO: 0,80 mk. g.
— paĝo 4 —
276 — SENNACIULO
arto mortigi”, kondamnis Pitter al dumonata malliberigo. Fakte li restos en karcero kvin monatojn, ĉar oni nuligis la favoron de amnestio, kiun li havis rilate al trimonata puno antaŭe ricevita pro simila “krimo”.
Gazetservo de Antimil. Oficejo, Hago.
Anarkista aktiveco en Hispanio
Dum por la cetera Hispanio la justa dispartigo de l’ tero estas la ĉefproblemo, en Katalunio la ekonomio disvolviĝis dank’ al la industriismo. Ĉi tiu regiono estas unu el la plej industriaj de Eŭropo, sekve tute taŭga por starigi laboristan reĝimon. Ni konstatas kontente plejan aktiviĝon de la Konfederacio Nacia de Laboro (CNT), plej grava lab. organizo en Hispanio, al kiu alfluadas depost la proklamo de l’ respubliko ĉiutage grandaj lab. amasoj. Anarkistoj interkonsente kun CNT entreprenis grandskalan laboron ne nur por defendi nian organizon kontraŭ ĉiuj atakoj, sed por devigi ĝin sin teni sur la revolucia kampo. Tiu laboro konsistas el tio starigi en ĉiuj urboj multajn anarkistajn grupojn bone armitajn, pretajn por batali por elproprigo al burĝoj k kapitalistoj k ilia senarmiĝo. Tiuj grupoj formas la Anarkistan Federacion Iberian, kiu etendiĝas tra Hispanio k Portugalio. Ĝi kreis korespond-oficejon por informi pri la ĉi tiea situacio trans la kapojn de l’ burĝa gazetaro. Oni skribu al: Liberecana Korespond-oficejo (adr.: Rafael Martinez, Calle Guardia 12 prl., Barcelona).
KIAL SENLABORECO?
Ni publikigis jam plurajn respondojn al tiu demando, k laste (en n-o 343) ĝeneralan respondon de la iniciatinto de tiu ĉi diskuto, K-do 6707. Tamen, kiel evidentigas 2 nove ricevitaj artikoloj, la temo ne ankoraŭ estas fintraktita: ni aperigas ilin ĉi-sube, sed en resumita formo, konsiderante la multon da materialo ricevita k la malmultan spacon disponeblan. — Red.
Responde al K-do 6707 mi volas rimarkigi, ke tio, kion mi nun skribas, ne estas marksana aŭ kropotkinana lernitaĵo, sed mia propra konvinko de simpla laboristo batalanta por la ĉiutaga pano. Mi aŭdis kiel junulo rezonadi pastron pri la neegalo de l’ homoj, kiun li aprobis, ĉar “se estus ĉiuj egale riĉaj, neniu plu volus labori, ĉiuj volus nur regi k ordoni”. Pri tio mi rememoris legante similan diraĵon de K-do 6707, rilate al mia propono pri 4-hora labortago. Se temas pri eltrovo de rimedoj, kiel forigi ĉiujn krizojn k la rezultantan el ili senlaborecon, ne multe helpos nura mona reformo. Ni ne devas priplori la perdon de personaj profitoj entreprenistaj, se ni tiel povus fari reformojn, per kiuj ĉiuj homoj povus vivi hominde. Eĉ se oni anstataŭigas monpagon per varo, la ekspluatado restas la sama. Nur tiu regus, kiu scius alproprigi al si amason da “varo”; estus kapitalista anarkio, kiel nuntempe, kiam ne nur la industrio, sed ankaŭ la agrikulturo trapasas grandegan krizon: sur unu flanko cereala troproduktado (en Usono, Kanado, Aŭstralio, Brita Hindio ktp.), nevendeblaj gren-kvantoj, aliflanke amaso da homoj ne povantaj sin nutri ĝissate. Same industriaj varoj troproduktataj k nekonsumeblaj, pro tio ke pli ol 50 milionoj da homoj suferas, rekte aŭ pere, pro senlaboreco. Ekzistas sufiĉe da krudmaterialoj; la teksindustriaj prezoj por krudmaterialo malaltiĝas sub la antaŭmilitan nivelon pro troa kvanto da kotono, tiel ke oni ĝin forbruligas aŭ ĵetas en maron; samon oni povas vidi rilate al lano. La kapitalistoj provas per siaj propraj fortoj solvi la krizon, sed iliaj rimedoj estas nesufiĉaj, k socialismemaj proponoj k iniciatoj ne estas, nature, de ili konsiderataj, kvankam nur tiaj rimedoj povus solvi la problemon. La marksisma socialismo montras la vojon, kiel eblas sin suprenlevi el la nuna tutmonda mizero al ordema, plana mastrumado, en kiu ĉiu homo havas vivrajton, krizoj k senlaboreco ne estas daŭraj fenomenoj. Al ni proletoj ne mankas ekkono pri la ekonomiaj demandoj, sed al niaj gvidantoj mankas la energio por agado.
Knourek (2474).
Miaopinie prave k ĝuste respondis la demandon K-do Soares (vd. n-on 335), dirante, ke nur tial estas senlaboreco, ĉar la milito grumblas; k se vi demandas, kial ĝi grumblas — tial ke la kapitalismo ekzistas, krizo ekzistas, k la krizo estas nur la sekvo de l’ kapitalisma mastrumado. La koncepto de K-do 6707 pri batalo kontraŭ la nuna monsistemo estas nerekta k postulas longan tempon; krom tio ĝi ne estas sufiĉe komprenebla por la simpla laboristo. La laborista klaso jam en nuna momento malsatmortas pro mizerego, tial la problemo postulas tujan solvon, tujan ekagon laŭ ĝusta direkto, k ne per ĉirkaŭvojoj k vojetoj por veni al la celo. K-do 6707 mem konfesas, ke en tempoj de in- aŭ deflacio la laboristoj neniom profitas; tiurilate do la koncepto pri varŝanĝiloj (aŭ kreditbiletoj) ankaŭ ne finsolvos la problemon. Mi ne neas, ke eventuale la fabrikoj komencus labori pli vigle, k oni eĉ sukcesus likvidi la senlaborecon (nur parte; mi dubas, ĉu komplete). Sed tiam restus por la mastroj pli granda profito k por la laboristoj la sama mizerstato.
Rilate Sovetion, vi notu, ke ĝi estas blokita de l’ kapitalistaj landoj k tiel iome dependas de ili. Vi proponas profunde studi vian teorion por trovi la ĝustajn batalilojn kontraŭ la krizo; sed ni, K-do, entute ne postulas ian ajn mildigon de la nuna krizo, ni bezonas renversi la kapitalisman profitsistemon k organizi la produktadon laŭ veraj socialistaj principoj — k la solvo jam venis (laŭ mia kompreno).
M. Rosenbaŭm (17 093), Bruselo.
Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en “S-ulo” respondecas la aŭtoroj.
Oni petas…
La jezuitoj, malamuloj laŭ naturo, krimuloj k mensoguloj ĉiamaj, afiŝis jenan afiŝon.
“Oni petas radikalulojn, socialistojn, komunistojn k liberalulojn por zorgi la kancerulojn, tuberkulozulojn, leprulojn, infektmalsanulojn; por instrui la kanakojn, eskimojn; por civilizi la kanibalojn.
Riskoj ne pagataj. Salajroj ne asekurataj.
Sin turni al la oficejo de la kongregacioj misiaj aŭ al la rondo Pio la X, strato Afr (Affre).”
Tiel laŭ tiuj stultigantoj de l’ popoloj nur la ekleziaj personoj havas monopolon de l’ humanaj agoj; disdonemo, instruado, civilizado aŭ aliaj. Tamen, ni eble povus respondi al ili.
Oni petas fortikajn pastrojn, dikajn vikariojn por labori en la minejoj, la sterkfabrikoj, el acidoj, la ŝtonminejoj, la tanejoj, la vitrofarejoj, la brikfabrikoj, la kloakoj, la kalkfornoj ktp.
Dikajn kanonikojn por kulturi la teron k ĵeti la pacosemon je la nomo de Kristo.
Pastrojn el Montleri k el Grets por hommultigi Francion; Abatojn Nuŝe (Nouchet) por instrui la moralon; Fratinojn de l’ “bona paŝtisto” por fondi multnombrajn familiojn; Jezuitojn por prediki la toleremon; Episkopojn k kardinalojn por vivi en abstinado;
Kaj maljunajn piulinojn por praktiki la justecon ĉe la frenezuloj k alkoholuloj, okaze de foresto de ilia maljuna bona dio.
Trad. el “Lumigilo” (Flambeau) José Cuadres (SAT-ano 15 523).
— paĝo 5 —
SENNACIULO 277
KONTRAŬ LA DOGMOJN
Racio venkas!
J. BURGER
Mel.: “Es war ein Mädchen weiss wie Schnee . . .”
Vivadis pia kamparan’ kun granda familio en kaban’; mizera estis lia viv’, sed daŭre diris li kun grandnaiv’: :,: Eĉ malgraŭ ĉio fidas plene mi al patro en ĉiel’, — al bona di’!” :,:
Preĝadis li dum tuta tag’, por ke progresu bone ĉiu ag’; preĝejon ofte iris li, laŭtkantis li en ĉiu procesi’: :,: “La dion gloras nia kredular’, ĉar bona estas ĉiu dia far’!” :,:
Pli saĝa estis lia fil’, ĉar ofte tiu venis kun konsil’: “Ne taŭgas nia manlabor’, — ni devas plugi kampojn per traktor’!” :,: “Silentu!” — kriis patro en koler’, — “traktoro estas ilo de l’ infer’!” :,:
Sed kiam li de jar’ al jar’ konstatis grandrikoltojn ĉe l’ najbar’, — dum estis jam ĉe li bankrot’, — laŭtvokis li: “Mi estis idiot’!” :,: Nun fidas al traktoro ankaŭ mi pli multe ol al iu kara di’! :,:
Animkredo
Kiel estiĝis la religio?
Ĉi tiun demandon ni povas respondi, esplorante la ideojn pri vivo ĉe la nunaj primitivaj popoloj. Kion signifas “vivo” por tiaj homoj? Nu, ili nomas per la vorto “vivo” ĉion tion, kio moviĝas; sekve de tio estas la morto samsignifa kiel senmoveco. Tial estas vivaj por la sovaĝuloj ne nur la homoj, bestoj k plantoj, sed entute ĉiuj per la naturfortoj movitaj aĵoj. Aliflanke oni observas, ke la individuoj de la planta, besta k homa regnoj ne ĉiam vivadas, sed mortas, t. e. senmoviĝas, post iom da tempo. La gemortintoj ne plu manĝas k trinkas, ne plu vidas k aŭdas, ne plu parolas k iras. Do, tiel konkludas la sovaĝulo, iu forto dum la mortmomento ĵus foriris el la korpo, iu forto, kiu kapablas movi la korpon. Per aliaj vortoj: la individuo konsistas el du partoj, el por si mem senmova korpo k movanta forto, kiuj disiĝas per la morto.
Ĉi tiu koncepto, kiun ni renkontas je la komenco de la religia evoluo, estas tiom grava, ke necesas ĝia kritika taksado. Temas ja pri la sama ideo, kiun Plato en filozofia formo prezentis al la homaro, k kiu regas la kristanojn ĝis la nuntempo, temas pri la dualismo inter korpo k animo. Ni modernaj homoj scias, ke tute ne ekzistas speciala vivoforto, nomita “animo”, sed anstataŭ tio difinitaj funkcioj de l’ organismo (ekzemple digesti, ekskrementi, percepti, pensi ktp.), kiuj ĉesas pro diversaj kaŭzoj je la morto. La vivofunkcioj, kiuj necesigas difinitan, ĥemian konsiston de la korpoĉeloj, transformiĝas okaze de la morto en aliajn formojn de la mondenergio, k povas neniel ekzisti sen “korpa” bazo. La sovaĝulo faras la gravan eraron, imagi la vivofunkciojn de l’ individuo kiel memstaran estaĵon, kiu tre bone povus vivi sen la “korpo”. Tio konformas al la ĝenerala homa inklino, personigi la enhavon de ĉiuspecaj travivaĵoj. Fine estas malĝusta la samsignifigo de vivo k movo, ĉar ne ĉiuj movaĵoj estas vivaĵoj, sed nur tiuj, kiuj memstare sin nutradas k generadas.
Nu, ni ne faru severajn riproĉojn al niaj pragepatroj pro la tute malĝusta bazigo de la mondkoncepto; agante tiel, ni posedus neniom da historia kompreno. Kontraŭe: Miri ni devus, se la prahomo kun sia personigemo estus pensinta alie. Sed kion ni devas decide kontraŭbatali, tio estas la ĝishodiaŭa konservo de ĉi tiu unua sortoplena intelekta homara eraro. Baldaŭ ni vidos, kiel aliĝis al tiu ĉi unua eraro ceteraj religiaj ideoj, kiuj per herediĝo, kutimo k edukado ĉiam pli profunde enradikiĝis en la homo.
E. Beperling (12 896), Erchauzen.
(Daŭrigota.)
Por nia medito
Ĉu restos ĉiam revo?
Kiam la Granda Principo estos efektiviĝinta, la mondo apartenos al ĉiuj. La oficojn tenos la virto k la kompetento, la fido k la amikeco regos ĉie. Kaj ne nur ĉiu amos sian familion, sed prizorgos la maljunulojn. Ĉiuj malinvalidoj laboros, ĉiuj junuloj ricevos taŭgan edukadon. Oni prizorgos la bezonojn de l’ vidvinoj, de l’ orfoj, de l’ kripluloj k de l’ malsanuloj. Ĉiu havos hejmon; neniu natura riĉaĵo restos senkultura k ĉiuj estos ekspluatataj je ĉies profito. Ĉiu laboros kiom eble plej bone, sed ne nur por si mem. Ekzistos nek intrigo, nek konspiro, nek ŝtelo, nek perfido; jen estas la ideo de l’ Granda Komunumo.
Konfucio (551—479 antaŭ Kristo).
LA SANKTULO
A. Rajzen.
Malfacila tempo estis tiam en la organizo. Oni devis translokigi literaturon en la apudajn urbetojn, k unu post la alia oni arestis en la fervojoj. Nenia konspiro helpis, kvazaŭ la ĝendarmoj havus en la ĉielo iun estron, kiu diskonigis al ili ĉion.
Post la aresto al kvin K-doj, la loka organizo ekkunvenis por pripensi la aferon k laŭeble trovi konsilon. Evidentiĝis, ke la tuta malfeliĉo konsistas en tio, ke ĉiu K-do denuncas sin mem per sia aspekto k vesto. Oni do proponis, ke dum la tempo, kiam oni translokigos “literaturon” estu permesate anstataŭ bluzo porti duonĉemizeton kun kolumo.
Oni tuj sendis unu el la K-doj en galanterian butikon por aĉeti paperan duonĉemizeton kun kolumo k per lotado difinis la K-don, kiu vestiĝu per ĝi por konspiro. Lotrezulte devis Ĥaim “la intelektulo” tion ĉi fari.
— Ho ve! li ekkriis aŭdante tion, k kun mieno de verdiktito li komencis sin vesti per la duonĉemizo k la kolumo.
Kompreneble, facile li tion ne povis plenumi, tri K-doj helpis lin en tio. Poste, kiam li jam staris vestita k aspektis kiel fianĉo, ĉiuj lin, ĉiuj sur lin rigardis.
— Nun oni lin ne arestos! iu certigis. — Vi ja aspektas kiel filo de burĝo.
— Sed tro malgrasa — alia ekparolis. Tio ankaŭ estas suspektinda.
— Nu, por tion ŝanĝi, mankas rimedo! diris alia.
Al tio la kunvengvidanto konsilis, ke estus utile havi en la organizo membron, kiu aspektu tute kiel burĝo. Kun tiu neniu malsukceso okazus dum la translokigo de literaturo.
— De kie preni la burĝon inter ni? unu ekdemandis.
Dua enmiksiĝis: — Kion signifas, de kie preni? kaj se vi eĉ prenos, por kio taŭgas al ni burĝo, kiel oni povas al burĝo konfidi konspiraĵojn?
Tiam la kunvengvidanto klarigis: — Ne temas pri efektiva burĝo, ni nur devas havi unu, kiu aspektas kiel burĝo. Sed memkompreneble li devas esti el niaj vicoj, fidela partiano; ĉar ĉe ni mankas burĝoj, oni tian kreu artifike.
Ĉiuj lin mire rigardis.
— Kion tio signifas?
La gvidanto klarigis:
— Ni simple devas havi membron en nia organizo, kiu libere povu veturadi per la fervojoj, li troviĝu en ĉiuj stacidomoj k havu malbelan aspekton, tiun de negocvojaĝisto.
— Fi! ĉiuj ekkriis.
— Oni devas! alie ni ne povos transveturigi literaturon. Estas nur demando, kiel oni edukus tian homaĉon? Por aspekti kiel komercvojaĝisto oni devas havi dikegan vizaĝon, por kio estas necese ĉiutage manĝi bonan tagmanĝon. Estas do demando, ĉu inter ni troviĝos tia fihomo, kiu
— paĝo 6 —
278 SENNACIULO
TARIFSISTEMO
La homaro, kiu trapasis la antikvan tempon, la feŭdan k fru-kapitalistan epokon, konservis la sklavecon, kvankam oni hodiaŭ parolas pri imperiisma epoko. Same kiel evoluis el la antikva sklavo la plebano k moderna salajro-sklavo, ankaŭ aliiĝis la aspekto de l’ sklavmerkato, kiu akomodiĝis al la cirkonstancoj.
Por renversi la kapitalistan reĝimon necesas, ke la aktiva k konscia laboristaro prezentu sin kiel politika potencfaktoro. Sed ĉiu tago denove pruvas, ke la laboristaro ankoraŭ ne atingis la tiom necesan, por finvenko bezonatan unuecon k forton. La kapitalismo nuntempe raciigas ankaŭ la mizeron, k ĉefe en Germanio tiu raciigado tre progresis. Se estas bezone reformi la laboristan mizeron, oni trovas en demokratio ĉiam rimedon, antaŭ ĉio per la helpo de tiu metisindikatismo, kiu ne plu edukas por batalo, sed por interklasa paco.
La sindikatisma koncepto pri ekonomia demokratio k interklasa kunlaboro baziĝas sur la principo: egalrajta gvidado de l’ kapitalisma produktada procezo fare de burĝaro k proletaro. Sed en la hodiaŭaj kondiĉoj tia ekonomia egalrajteco povas signifi nur, ke la proletoj rezignu je siaj klasaj interesoj. La koncepto, ke la laboristara batalo por demokratigi la ekonomion estas vojo al socialismo, ke ĝi estas batalo por la bono de l’ publiko, estas trompa; rekomendi tian vojon signifas fakte rekomendi batalon por la bono de l’ reganta klaso. Kiam la burĝaro fartis malbone, ĝi fariĝis ĉiam demokrata k sukcesis per siaj agitvortoj pri “samrajteco, interklasa kunlaboro” ktp. trankviligi la ribelemon de l’ proletoj. La metisindikatismo fariĝis parto de l’ kapitalista ŝtato en la momento, kiam ĝi malakceptis la proletan revolucion k agnoskis ĉiujn burĝajn leĝojn.
En la sindikata gazetaro estas disvastigata teorio, ke ekonomia demokratio estas profitdona jene: Plialtigo de salajro favoras la aĉetpovon, do la laboristo aĉetas pli da varoj; sekve oni devas pli produkti, rezultas pligrandigo de l’ laborejoj, pli da laboristoj trovas laboron, la entreprenistoj bone negocas, tiel ĉiu povas profiti k krizoj forestos. Se tiu teorio estus realigebla, certe la kapitalistoj jam delonge estus akceptintaj ĝin, ĉar ĝi ja promesas profitojn al ili. Sed ĉi tiuj ne akceptas la sindikatan konsilon.
Mankanta maturo de l’ amaso estas ĉiam konvena okazo por ekspluati ĝian fidon (anstataŭ gvidi k direkti ĝin), por kontentigi personajn interesojn. Ĉiu laboristo proprakorpe sentas, ke ekonomia demokratio ne alportis la tiom laŭdatajn sociajn reformojn. Malaltiĝis, kontraŭe, la vivnivelo, malaltiĝis la salajroj, la kapitalismo pli forte atakis la fundamentajn laboristajn rajtojn, rezervarmeo el milionoj da senlaboruloj troviĝas je la dispono de l’ mastroj, kiuj povas pli facile dikti tiel la laborkondiĉojn. La labortarifoj estas reguligataj laŭ ilia deziro ĝuste en la tempo de ekonomia krizo.
Aldoniĝas la malfacilaĵoj en la enlandaj monaferoj: kapitalfondoj per pruntpolitiko ne ŝuldojn faranta, kio signifas novan kapital-amasigon je la kostoj de l’ laborularo — tio estas la agitvorto de l’ industriĉefoj.
La mastroj elpaŝas por reguligi la labortarifojn, prefere uzante la arbitracian tribunalon kiel murrompilon, ne provokante laŭeble, pro profitemo, grandajn porsalajrajn batalojn k atentigante la sindikatojn tarif-kontraktantajn pri iliaj civitanaj devoj kiel organizoj de la laborpaco. —
La laboristo restos sklavo tiom longe, kiam ne estos forigita la ekspluatado de unu homo fare de alia k estos anstataŭita la “tarifsistemo” per la laŭbezona mastrumado komunisma.
10 084 (Dortmund).
permesu al si — en la tempo kiam proletoj malsatas k vivas en mizero — diboĉi por akiri dikajn vangojn.
— Certe ne! . . . ĉiuj aklame ekkriis.
— Plie, la gvidanto daŭrigis, oni devas fumi bonajn cigarojn, loĝi en lumaj k riĉaj ĉambroj en hotelo. Veturante fervoje oni devas ĉiam troviĝi en la unua klaso inter dikegaj tro- k plen-manĝintaj burĝoj . . .
— Ho! kiel naŭze! ĉiuj eligis.
— Krome, li daŭrige minacis, — oni devas al ĉiu malriĉe vestita k malsata homo rigardi kun malŝato k fiero.
— Ne, neniel! ĉiuj kolere ekkriis.
— Do, troviĝas inter vi neniu, kiu entreprenus ludi tiun rolon?
— Neniu! ĉiuj unuvoĉe respondis.
Subite iu pimiene elvokis: — Mi tion ĉi faros pro la bono de la partio . . . mi la proponon diboĉe vivi akceptas.
Ĉiuj reciproke unu la alian rigardis esprimante sian ravon k miron pri tiu K-do, kiu volas sin oferi por la sankta ideo. Oni konsideris lin sanktulo . . .
El la juda lingvo trad. S. Guterman.
Sur la maro
Dum matena nebulo ni forlasis Biŝop (Bishops); post du horoj ĝi tute malaperis post la horizonto. La ŝipo direktiĝis al Panamo ĉe malforta sudorienta vento. Suno brilas. La maro estas tute glata. Mevoj flugadas ĉirkaŭ la ŝipo, atendas la maren jetatajn manĝorestojn. Kun ŝipo ludante konkurnaĝas delfenoj. Ili ne konas zorgon pri vivo.
Tagoj forpasas post tagoj. Unutona senviva vivo. Hejtistoj hejtas, plenŝtopas fornegojn. Ŝipanoj: unu direktas la ŝipon, aliaj lavas ĝin. La kuiristo kuiras, la dua kuiristo senŝeligas terpomojn. Servistoj purigas oficistkajutojn. La ŝipestro kun aliaj oficistoj promenas.
Je la kvina tago ekaperis sur la horizonto la Azora insularo, k post kelkaj horoj ĝi ne plu estis videbla. La ŝipo daŭrigis sian vojaĝon. Ni alproksimiĝas Panamon, forlasis Portorikon. Ankoraŭ kvartaga veturo ĝis la celo. La suno brilas arde. Matene je la oka komenciĝas mia servo, ĝis la deka mi staras apud la direktilo k direktas la ŝipon. De la deka ĝis tagmezo mi pentras. Unu sonorilbato aŭdiĝas, estas kvarono antaŭ la dekdua. Ni spiras pli libere, ĉar nia labortempo baldaŭ finiĝos. Aliaj transprenos niajn laborojn, kiuj libertempis de la oka ĝis la dekdua. En tiuj kvar horoj estas enkalkulita lavo, manĝo k dormtempo. Kvardek minutojn antaŭ la dekdua ili estis vekataj por tagmanĝi. La manĝo konsistas el akva supo, kuiritaj terpomoj k viando. Matene ni manĝis la samon. Kun dormemaj okuloj, malĝoja vizaĝo ili staras sur la ferdeko k atendas la ok sonorilbatojn. Oni sonorigas, estas la dekdua. Malpeza soneto por ni, kiuj iras, pezega por tiuj, kiuj komencas.
Hejtistoj ŝvitante, tre laciĝinte grimpas supren el la fornegejo, kun sitelo da lavakvo en siaj manoj. Du grandaj ŝarkoj naĝas apud la ŝipo; ni ĉiuj rigardas ilin kiel neniam viditan aĵon. Ni lavas nin k manĝas, k poste ni devas dormi. Aero estas sufoke varmega. Ni kuŝas sur la ferdeko, sub tendo. Dormi estas maleble, pro la varmego — kvardek gradoj, eĉ iafoje pli.
Jam denove sonorilbato — ho, vek-
[REKLAMO p.6] Aperis kiel 11-a volumo de “Biblioteko de Sennaciulo” belega POEMO DE L’ PLUGISTO originala esp. versaro de ARIMA. 64 pĝ. Form 11×14. Prezo: 0,60 mkg. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 279
TRA ESPERANTIO
La lingvo de Zamenhof ekzistas 44 jarojn!
La 2-an de junio 1887 aperis tiu modesta broŝureto por ruslingvanoj, kiu reprezentis la unuan lernilon de la Lingvo Internacia, poste nomita esperanto laŭ la pseŭdonimo, kiun uzis Zamenhof ĉe ĝia eldono. Malgraŭ ĉiaspecaj malhelpoj, vana klopodo trovi eldonanton, cara cenzuro, ignoro de l’ homoj, ĝia prisilento preskaŭ ĝenerala (se ni esceptas kelkajn kuraĝajn personojn konatajn en scienculaj k intelektulaj rondoj), tiu anonima libreto, simple k netrudeme prezentita, trovis sian vojon al la publiko. La ekiro k la laŭgrada disvastiĝo tra la tuta mondo pruvis, ke tio, kion iniciatis Zamenhof, estas necesa, respondas al homara bezono en nia epoko.
Komparu kun tiu ĉi unua broŝureto, kun la unua vortareto aldonita al la 16-regula gramatiko, la “Plena Vortaro”-n, lastjaran eldonaĵon de SAT — k vi ekkonas klare k kun miro, kiun evoluan vojon trapasis la lingvo de Zamenhof. Hodiaŭ la presaĵaro esperantlingva prezentas vere atentindan kvanton k per si mem ian efikopovan forton; ne nur periodaĵoj, ankaŭ libroformaj eldonaĵoj multiĝis, precipe en la lastaj jaroj. Oni praktikas la lingvon.
Ĉu ne konvenas do en tiu ĉi datreveno memorigi la K-dojn, ke depost la jaro 1923 funkcias ĉe SAT eldonkooperativo, kies akcioj cetere havas pagvaloron en la rilatoj kun la Administracio, k kiu eldonis ĝis hodiaŭ preskaŭ 40 librojn k broŝurojn, inter ili plej seriozajn k legindajn verkojn originalajn k tradukitajn? Se ne laŭ la idea, tamen laŭ la lingva k stila vidpunktoj la SAT-eldonaĵoj trovis preskaŭ unuaniman laŭdon en la esperanta gazetaro; la valoro de nia biblioteko ne estas kontestata.
Tamen, bedaŭrinde, nur tro malrapide SAT povas antaŭenpaŝi sur la vojo al kreado de pli ampleksa k pli multvalora libraro; la financa situacio ne permesas la eldonon de multaj de ni posedataj manuskriptoj. Plua eldonagado tute ankoraŭ dependas de la idealismo k la oferemo de unuopaj K-doj. Ni devas fari tiun konstaton, 44 jarojn post la dato, kiam la aŭtoro de l’ lingvo proprarimede publikigis sian unuan neampleksan broŝuron, k 10 jarojn post la stariĝo de SAT. Kresko de nia literaturo dependas tute de la bonvolemo k agemo de niaj K-doj.
SAT-anoj, malgraŭ la malfacila ekonomia situacio, en kiu troviĝas la plejmulto inter vi, faru vian eblon por helpi al plua disvolvo de la SAT-literaturo. Aĉetu k aĉetigu la librojn eldonitajn de SAT!
Jarkunveno de Hungaria Esp. Societo Laborista (HESL)
La Hungaria Esp. Societo Laborista (LEA) okazigis la 5-an k 6-an de aprilo en Budapeŝto tutlandan delegitkunsidon, kiun antaŭiris brile sukcesinta kulturprezento en la ĉambrego de l’ centra ejo de la societo. Krom la Centra Komitato ĉeestis 40 delegitoj el provincurbaj grupoj, reprezentanto de l’ soc.-demokrata partio, de kelkaj sindikatoj k de lab. sekcio de l’ Jugoslavia Esp. Soc. La reprezentanto de l’ soc.-dem. partio promesis plej fortan subtenon, i. a. ke la urbparlamenta frakcio agitos, por ke la societo ricevu denove jaran subvencion de 1200 pengoj (kiun nunjare nuligis la interna ministro). La sekretario raportis, ke pro malbona financa stato la C. K. preskaŭ nenion povis efektivigi. Aperis nur 2 anstataŭ 8 n-oj de la asoci-gazeto “Antaŭen”. Estis elektitaj novaj C. K. k komitatanoj por la eldona, propaganda, instrua k redakcia fakoj.
Malgraŭ ke la komencant-kursojn partoprenis 2000 personoj, nur 196 tutjaraj kotizoj enfluis (kontraŭ 356 antaŭjare), subtenantaj: 60 (anst. 87). Aliĝoj aktivaj 291 (el 2000) k 270 subtenantoj (kontraŭ 344 aktivaj k 492 subtenantoj en 1929). Stato de aktivaj membroj: 461, de subtenantaj: 171. Kvankam la kursojn ne partoprenis malpli da personoj ol en antaŭjaro, la kotizpagoj refalis je 21%. Kiel kaŭzon la aktivuloj citas la ekonomian krizon k la ĝeneralan senlaborecon. Tamen en pluraj Budapeŝtaj grupoj estas sentebla revigliĝo [?].
Kompilita laŭ “Antaŭen” (apr., majo).
Korekto. — En la raporto pri la “Federacia Kongreso en Nederlando” (n-o 344, pĝ. 255, 2-a kol., linio 12) necesas legi: “La kongreso decidis, ke la Fed.-estraro esploru la eblecon aliigi [?] la federacian strukturon . . . en centraligitan” (anstataŭ: decidis aliigi . . .).
iĝu, estas kvarono antaŭ la deksesa. Ni leviĝas lace senfortaj k iras por anstataŭi aliajn, kiuj estas ankoraŭ pli lacaj ol ni. Ni laboras ankoraŭ ĝis la deksepa, poste restas sole unu dejoranto. Ni vespermanĝas la samon kiel tagmeze k estas liberaj je la dudeka, povas dormi ĝis noktomezo. Apenaŭ ni ekdormis, kiam nin vokas la sonoril-signalo. Ĝis la dua mi gardostaras, ĝis la kvara direktas la ŝipon. Mi estas tre dormema, laca, apenaŭ povas teni min sur la piedoj. La minutoj pasas malrapide, pezas silento. Sole la regulaj ritmaj bruoj de l’ maŝinoj aŭdiĝas, la aero estas varma-malseka. Mi turnas la direktil-radon jen dekstren jen maldekstren. Mi pensadas pri multo por forgesi la tempon. La ŝipo faras grandan zigzagon, ĉar mi direktas ĝin malbone, mi ne povas plu distingi la ciferojn sur la kompaso, per ĉiuj miaj fortoj mi luktas por ne ekfali. Neniu kontrolas, la ŝipestro dormas, dejor-oficisto dormetas, k mi, mi estas dormegema . . . Fine venas la veksignalo, ŝipano vekas sian anstataŭonton. Poste, je la kvara, mi frapas okfoje la sonorilon. Ni estas anstataŭitaj. Mi trenas min antaŭen en loĝejon, senforte falas sur la kuŝejon k post unu minuto sentas plu nenion. Kaj tio daŭras tiel dum kvardek tagoj, de Antverpeno ĝis Vankover sen dimanĉo aŭ ripoztago. Kaj poste ree. Niaj tagoj estas tro longdaŭraj, ili daŭras dum monatoj, jaroj — ĝis la lasta haveno.
Ni loĝas dekope, k eĉ pli, en unu kajutaĉo, kiu servas samtempe kiel dormejo (duetaĝaj kuŝejoj), manĝejo, eĉ dum vintro, banejo. La oficistkajutoj estas lukse meblitaj, unu po persono. La oficistoj manĝas ankaŭ kiel en unuagrada restoracio. La maristoj laboras dekdu horojn tage, alterne ili 4 horojn laboras, 4 horojn ripozas. Kelneroj, kuiristoj laboras 16 horojn, eĉ pli; sur ĉiunaciaj ŝipoj (krom sovetiaj, kie hejtistoj laboras nur 6 horojn tage, aliaj ŝipanoj 8). Germanaj, francaj, aŭstralaj ŝipoj, kies maristoj havas duonruĝajn sindikatojn, sukcesis akiri okhoran labortagon. Kvankam en aliaj landoj ankaŭ estas tre fortaj sindikatoj, tie simila atingo ne estas akirita.
Marista SAT-ano 13 065, “Kolono” (Colon), 14. 8. 30.
[REKLAMO p.7] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 8 —
280 SENNACIULO
ANKORAŬ VOĈO EL SOVETIO
“7. 5. 1931.
Kara K-do! Mi estas malnova SAT-ano (sekvas matrikulo) k nun mi ne povas abonpagi al nia kara ‘S-ulo’ k ‘La Nova Epoko’ k ne povas pagi membrokotizon al SAT por j. 1931 pro neeblo sendi monon eksterlanden . . . Mi ne estas opoziciano al SAT. Kun mi ne sendis ‘ĝeneralan voĉdonilon’¹ 71 anoj de nia Asocio! (El kelkaj urboj el . . . . . .) Mi petegas vin sole: bonvolu ne presi mian nomon en S e n n a c i u l o, ĉar la Drezena kompanio min en estonta tempo teruros! . . . Kredu al mi! Se vi skribos al mi — bonvolu sen adreso de la sendinto, ĉar por sovetianoj estas teruro de Drezena kompanio! Vi estas pravaj!
Bonvolu respondi tuj! Helpu! Helpu! Mi esperas, ke vi bone komprenos min? Ĉu ne?” (Sekvas nomo k adreso.)
Por servi al la maristaj K-doj!
K-doj loĝantaj en havenurboj atentu pri refoja mia alvoko, por helpi disvastigi esp-on inter maristoj. Atentu jenan komunikon: Baldaŭ estos en la lignohavenoj de Amsterdamo, Roterdamo, Zandamo k Dortreĥto marŝipoj (diversnaciaj) ŝarĝitaj per ligno el Svedio, Finlando k Sovetio; tiaj ŝipoj alvenos ankaŭ inverse en havenoj de Svedio, Finlando k Sovetio. Por eviti, ke la maristaj K-doj elspezu nenecesan monon (en trinkejoj ktp.), ni aranĝos volonte ekskurson, se la K-doj surŝipaj petas tion dum sia restado en haveno. Ni ankaŭ volonte donos informojn al K-doj dezirantaj aĉeti vestaĵon ktp., ĉar ili tiurilate ofte estas trompataj (ili aĉetas senvalorajn objektojn). Maristaj K-doj tial turnu sin al esp-istoj! Sekvantaj esp. K-doj estas pretaj helpi: Amsterdamo: S. Otsen, 71, I, Barentszstr., tre proksima al lignohaveno, J. Kaptein, 49, Insulindeweg, ĉe la orienta parto de l’ havenoj; Zandamo: J. Vis, 306, Zuiddyk; Dordreĥto: P. G. v. d. Plank, 57, rood Jacob Marisstr.; Antverpeno: Belga Marista Hejmo, 20 Ankerrui; Sundsvall: Thorsten Farm, Badhusallén, Vasternorlandslän; Arĥangelsk: Marista Klubo; Las Palmas: A. Ll. Bellvehi, str. Pedro de Vera 9. — Kiam mi ricevos nomojn k adresojn de aliaj K-doj?
12 715.
¹ Temas pri tiu kontraŭstatuta “referendumo”, tute blufe aranĝita de la opozicio. Tiu ĉi sciigo donas klarigon, kial la CK de SEU prokrastadis la en sia “Bulteno” jam por julio 1930 anoncitan V-an kongreson de SEU, unue ĝis oktobro, poste ĝis januaro 1931; k kial ĝi eĉ ĝis hodiaŭ ne konigis en sia organo, kiam tiu kongreso okazos. La SEU-kongreso estas tiom prokrastegata de ties CK simple pro tio, ke ĉi tiu trovis nekonvena okazigi ĝin je regula tempo, ĉar ĝi ne ankoraŭ havis sufiĉe da tempo por “prilabori” la spiritostaton de niaj sovetiaj K-doj, malebligante al ili legi SAT-gazetojn k donante al ili kiel spiritan nutraĵon nur opozician legmaterialon! La supra sciigo el Sovetio pruvas, ke, malgraŭ tiuj perfort-rimedoj de CK de SEU, multaj SEU-anoj, konsentante kun la ĝisnuna gvidado de SAT, malaprobe rilatas al la politiko de sia terurema gvid-instanco.
TRA LA MOVADO
KRONIKO
GERMANIO. Lichtenstein-Callnberg. La ĉiloka Socialista Esp. Grupo okazigis je 12. IV. kursfinfeston, kiun partoprenis ĉiuj 9 K-doj komencintaj la studon; 8 aliĝis al la grupo. Post paroladoj, kantoj, deklamo ktp. estis inaŭgurata nova ruĝa standardo kun verda stelo. (10 876.) — Muĥeno. La Laborista Esp. Grupo Munĥeno, loka grupo de Socialista Esp-Asocio (SEA) festis la 25. 4. solene la finiĝon de siaj komencant-kursoj. Aŭtune 1930, post la skismiĝo, nia grupo faris fortan propagandon, el kiu rezultis 90 lernantoj por 4 kursoj. 45 p. lernis ĝisfine, el kiuj parto jam membriĝis (la aliaj ankoraŭ aniĝos). Ankaŭ laŭ lingva rilato la kursoj estis sukcesplenaj. Por bonaj traduklaboroj ĉe aranĝita ekzameno ni disdonis libropremiojn. La kursfinan feston mem ĉeestis 140 personoj (esp-istoj k gastoj). En sia salutparolo la grupestro instigis al energia plua agado. Nia vigla junulara rondo prezentis belegajn parolĥorojn. Multaj el la ĉeestintaj gastoj entuziasmigite decidis lerni esp-on. (Sotenhamer, 1822.) — La UNUA SAKSIA RENKONTIĜO de prolet-esp-istoj okazis je 10. majo en urbeto Waldheim. Ĝi estis brila elmontro de la pli k pli kreskanta proletesp-a movado. Tion evidente pruvis la antaŭtagmeze okazinta amaskunveno, kiun partoprenis ĉ. 500 personoj. Paroladis la LEA-asociestro pri “20 jaroj de LEA-ekzisto”. Poste hungara K-do direktis impresplenajn parolojn al la ĉeestantoj (lerte tradukis K-do Haselof). Malnova esp.-pioniro K-do Rauŝenbaĥ ankaŭ salutparolis. Reprezentanto de socialdem. partio speciale akcentis la gravon de esp-o por kontraŭmilitaj celoj. Post la kunveno formiĝis impona manifestacio el 400 esp-istoj; en ĝi bonege efikis 10 poresp. afiŝegoj, multaj devizoj k esp. flagoj. Ĝi estis finata per publika parolado sur urba placo. Posttagmeze okazis ekskursoj. LEA-funkciulkunsidon partoprenis 50 Gek-doj. Priparolitaj estas ĉefe internaj organizaj aferoj. Krome oni diskutis pri div. LEA-eldonaĵoj k prol. esp. koresp. Krey (5486). — HUNGARIO. Budapest. Aktiva laboro en la 4-a grupo (2 kursoj por komencantoj, 1 por progresintoj. Ĉi lastan partoprenas 40 lernantoj). Novaj kursoj en la 6-a grupo. — Csepel. La nova grupo prosperas. Du kursoj. Kolektiva korespondado. — Pesterzsebet. Vigla vivo. La grupo aranĝis kulturvesperon kun 900 partoprenantoj. Ĉiuvendrede sciencaj k literaturaj prezentoj. — Obuda. Du kursoj. — PORTUGALIO. Caramulo B. A. En la montaro Caramulo (sanigejo) du kursoj estas malfermitaj de K-do Alvaro Pontes el Lisbono. Grupo esp-ista “Kulturo” fondita de l’ sama K-do en Hotelo Caramulo inter fervojistoj k ŝtatoficistoj tie sanigataj. — SVEDIO. Malmö. La socialdem. esp. klubo partoprenis en la strata manifestacio de l’ unua de majo, kunportante standardon kun la devizo: Laboristoj en ĉiuj landoj unuiĝu vin per esp-o. E. A.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
BES-a adresaro de esperantistoj el ĉiuj landoj, 9-a eldono. 1931. Bohema Esperanto-Servo, Potŝtejn, Ĉeĥoslovakio. Prezo: 1 sv. fk. Form. 11×14. Pĝ. 80+20.
Teoria koloristiko. Parto I: Kolorostatiko. Verkis Kondraĉkij. Ruslingva. Eldonita en Tver. Kun 2-paĝa esplingva resumo. 48 pĝ. Form. 16×22. Prezo: 85 kop.
M. Jaumotte, Kompleta esperanta Rimvortaro. Dua eld. Reviziita k kompletigita. Eld.: Belga Esp.-Instituto, Kl. Hondstr. 11, Antverpeno. 1930. Prezo: 2 belgoj (10 fr.). Form. 10×16. 72 pĝ.
La bela Silezio. 4-paĝa ilustrita prospekto, eld. de “Schlesischer Verkehrsverband” sub aŭspicioj de Turisma Servo de UEA.
Löwenberg i. Schles. Ciklostilita 6-paĝa gvidlibreto kun kartoskizo. Eld. Por fremdula k komerca trafikservo esp-a. G. Oettinger, Laubanerstr. 218.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
L’Effort, Lyon, 25. 4.¹, El Italio; De Socialist, Amsterd., 10. 4., Unuj. ekzekutlab. en Finl. (338), kolektiv. laŭ Gladkov, 24. 4. (same); De Vrije Socialist, Haarlem, 4. 3., 7. 3., 11. 3., 18. 3., 21. 3., 25. 3., 1. 4., 8. 4., 15. 4., 25. 4., (memoroj pri la 15. julio en Vieno, la tuto felietone).
Represis el “La N. E.”
Le Populaire, Paris, 11. 5. (pri naturamikoj).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
L’Effort, Lyon, 25. 4.¹; The Labour Woman, London, majo (rubr. en esp-o); L’Avenir Socialiste, Lyon, 25. 4., Le Réveil Ouvrier, Nancy, 6. 5.; Sächs. Arb. Ztg., Leipz., 24. 4.; Neue Zeitg., München, 5. 3., 11. 4., 27. 4.; Le Populaire, Paris, 4. 5.; Volksblatt, Boĥum, 2. 4., 4. 4., 15. 4., 16. 4., 21. 4.; Generalanz. Dortmd., 23. 4.; Westf. Volksztg., Boĥum, 29. 4.; Signalen, Stokh., 30. 4.
Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 30. 4.; Signalen, Stokh., 7. 5.; Le Semeur, Falaise, 7. 5.; Volksstimme, Mannheim, 13. 1., 10. 3., 13. 4.; Südd. Arbeiter-Ztg., Stuttgart, 1. 5. (menciis SAT).
Peresper. materialon enpresis:
L’Effort, Lyon, 25. 4.¹; Queen Silvers Magazine, Hawthorne (Kalif.), jan/feb.; Neue Zeitg., München, 14. 4., 20. 4., 21. 4., 30. 4.; Der Erwerbslose, München (majo).
L’Eclaireur de l’Ain, Oyonnax, 3. 5.
¹ En tiu ĉi n-o (25. 4.) de la grandformata 4-paĝa gazeto troviĝas sume, 6 artikoloj pri- k peresperantaj, interalie raporto pri la Nansia FEO-kongr. sur 2½ kolonoj kun bildo. Vere imitinda subteno de neesp-ista gaz.-redakcio al nia afero!
[BILDO p.8 | 64,66,70,73] Skema desegnaĵo de tendo kun flago.
[REKLAMO p.8] Esperantista Tendaro. 13 km. de Nice. Vivo sub tendoj. Suno tutan jaron. Plena pensiono en tendo de 4 mk. g. Spec. prezo por karavanoj. Ekskursoj, nekare: Alpoj, Monte Carlo, Italio ktp. Skribu al: K-do Yelland, ASPREMONT apud Nice (Francio).
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La stato de l’ ĉinia laborista klaso post la nacia revolucio | 273—74 |
| Pri l’ “Anschluss” | 274 |
| Brita kapitalismo k sporto | 274—75 |
| La klasbatalo tra la mondo | 275—76 |
| Kial senlaboreco? | 276 |
| Oni petas | 276 |
| Kontraŭ la dogmojn | 277 |
| Por nia medito | 277 |
| La sanktulo | 277—78 |
| Tarifsistemo | 278 |
| Sur la maro | 278—79 |
| Tra Esperantio | 279—80 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 348, 4-a de junio 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 29,4,70,13] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
7-a JARO, N-o 348 — LEIPZIG, 4. / 6. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
LA “MALARMADO” DE L’SANGA INTERNACIO
“Ekspertoj pri strategio esprimis, ke en la lasta milito ni mortigis podetale, sed ke en venonta ĝi okazos pogrande. Per la spertoj ni lernis, ke malebla estas humanigi la militon. Tuj kiam komenciĝis milito, neniu homo k neniu estraro povas ĝin superregi. Ni estu konvinkitaj pri tio: Se denove eksplodos milito, ĝi kondukos al ekstermo de l’ homa vivajaro en apenaŭ imagebla amplekso, ĝi kondukos plej verŝajne al detruo, kiu enabismigos nian tutan civilizon.” Tion diris en Londona parolado la angla ministro por eksteraj aferoj, Henderson. Malgraŭ k spite tio militpreparoj en ĉiuj imperiistaj landoj de l’ mondo!
ALBANIO fordonas pli ol la duonon de sia tuta ŝtatenspezo por militismo k organizas laŭ itala modelo tra la tuta lando disvastigitan junular-korpuson “Ente Kompetari”, kiu entenas jam 2000 anojn. Atinginte sian dekkvinan vivjaron, ĉiu estas devigata aniĝi al ĉi tiu korpuso. Dum la paso de tri jaroj je difinitaj tempoj la korpusanoj devas partopreni ĉe militistaj manovroj. Kiel instruktoroj funkcias ĉefe italaj oficiroj!
ANGLIO elspezis por militarmado en la jaro 1930 sterlingojn 110 764 200, en jaro 1914 kompare nur sterl. 77 098 500! Armeo konsistas el 810 mil soldatoj. La aera armeo finis kaŝajn provojn kun nova aviadilo por unu viro de 300-kilometra rapido. La aviadilo estas armita per 6 maŝinpafiloj, 4 bomboj 10-kilogramaj k kapablas manovri en alto de 9000 metroj. En tuta Britio okazis ekzercoj pri defendrimedoj kontraŭ gasatakoj direktitaj kontraŭ la loĝantaro.
BELGIO elspezas 1 189 milionojn da frankoj por sia militbuĝeto; laŭ ora valuto duonon pli ol antaŭ la milito.
ĈEĤOSLOVAKIO evidentigas per siaj statistikoj, ke ĝi vendis eksterlandon armilojn por ne tute 6 milionoj da ĉ. kronoj en jaro 1923, dum ĝia armil-eksporto en jaro 1930 — 20-obliĝis.
FRANCIO donas grandajn pormilitajn pruntojn al Polio, Rumanio k Jugoslavio. Ĝia militbuĝeto por la venonta jaro estas taksata je 6 450 milionoj da frankoj aŭ 46 milionoj pli ol en la antaŭa jaro, dum krome estas postulata kompletiga kredito de 1 120 milionoj. — Francio inkluzive siaj kolonioj nutras armeegon de 522 mil soldatoj.
La spirito de l’ epoko
[BILDO p.1 | 35,46,63,69] Desegnaĵo de H. Domje (Daumier): skeleteca, maljuna figuro kun longa barbo kaj flirtanta vesto paŝegas kurbe trans terglobo kovrita de kruroj kaj herbo.
H. Domje (Daumier). La vojo trans la teron fariĝas pli k pli peniga
GERMANIO vivtenas regnan militistaron el 100 mil viroj. Krome estas nombrataj 150 mil gardpolicistoj k 30 mil doganistoj, kiuj ĉiuj estas provizitaj per militpafiloj.
HISPANIO mendis kanonojn ĉe la anglaj munici-fabrikoj Vikers-Armstrong, kies muntado estas decidita en Kartageno, antaŭ Kadiz. Ferol k sur la Balearaj insuloj.
ITALIO disponas pri 413 mil armeanoj. La provizora milit-buĝeto sumiĝas je 3 miliardoj da liroj aŭ 112 milionoj pli ol antaŭjare. Italaj oficiroj proponas sin por formado de l’ albana “Ente Kompetari”. Italio vendas al Brazilio 11 aviadilojn por 870 mil liroj po peco. La pagado okazos per kafo k mono.
NEDERLANDO liveras el la ŝtata munici-fabriko ĉe Hembrug ioman kvanton da municio al privata “Komerca k industria societo” en Hago, por ke ĉi lasta povu plenumi mendon el Ĉinio. Ĉe la plej lasta plilarĝigo de l’ nederlanda militŝiparo la registaro montris al la danĝero, kiu facile minacos el Ĉinio. Parlamenta rezolucio kontraŭ rekta aŭ pera munici-liverado por aliaj ŝtatoj estis malakceptata per granda voĉplimulto.
POLIO pruntas 1 miliardon da frankoj en Francio. Ĉi tiu prunto estas deponita ĉe la bankoj Ŝnejder k “Banko de l’ norda regiono”. La sumoj trovos uzon por militaj celoj. La rumana “Stampa” opinias vidi internan kunligon inter tiuj pruntoj k la daŭrigo de l’ pol-rumana milit-kontrakto.
RUMANIO ricevas prunte el Francio 2 miliardojn da frankoj. La “Popolo di Roma” sciigas, ke Rumanio intertraktis kun la firmo Ŝkoda pri konstruado k instalado de granda fabriko por eksplodaĵoj k militmaterialo, lokota proksime de Bukaresto. En Rumanio, kie altiĝis la milit-elspezoj ĝis 25 pocentoj, kie lernanto ne promociiĝas, se lia patro ne ĝustatempe pagas siajn impostojn — en tiu Rumanio la instruistoj k docentoj depost du monatoj ne ricevis salajron en la graflando Hungad — pro militpreparoj!
SVISIO disponigas 91 milionojn da frankoj por la militbuĝeto en jaro 1931 kontraŭ 86 milionoj en jaro 1930.
— paĝo 2 —
282 — SENNACIULO
SUDSLAVIO ricevis prunte grandajn sumojn el Francio por militceloj.
TURKIO spertas ŝtatprezidanton Mustafa Kemal, kiu en Smirna knabinlernejo pledis por milita servodevo de virinoj.
USONO intencas venontjare elspezi por la ŝipara buĝeto proks. 400 milionojn da dolaroj. Ĝis tiam la ŝiparo devas disponi pri milo da aviadiloj.
Tiu ĉi listo pri landoj preparantaj sin por milito, povus esti daŭrigata. Fakte, la proksiman fojon oni murdos “pogrande”! La militistoj el ĉiuj regnoj de l’ tero armadas al nova popolmurdado de neniam konita amplekso.
Kaj la laborista movado en ĉiuj landoj elmontras ankoraŭ spiritan k organan malkuniĝemon fatalan, kiu malebligas unuforman kontraŭagadon.
Nepre ni voku pli laŭte, ni laboru pli intense por formi la Unuecan falangon kontraŭ imperiisma milito k ekspluatado. Batalante kontraŭ milito ni kontraŭbatalu ties plej profundan kialon, la kapitalistan sistemon k ĝian socian fiordon. Sole per niaj penoj por renovigo de ŝtato k socio estos eble malhelpi la prepariĝantan mondmiliton. Do ni klopodadu por efektivigo de Socialismo k Mondpaco!
Kompilis Ajo (15 455).
RESPUBLIKO EN HISPANIO
Falis ridinde la unua diktatoreco de Primo de Rivera. Pli ridinde ankoraŭ falis la dua de Berenger. Fine la reĝo, forigita de la konscia hispana popolo, kiu jam ne povis pli longe suferi tian senhontecon.
Por kompreni la kaŭzon de tiel grava okazintaĵo, estas necese iomete historii. — La milito kontraŭ Afriko estis abomenata de la hispana plimulto, tial ke Maroko englutis la junularon k la monon, flueganta tien kvazaŭ rivero. Sed la araboj sin defendis k gvidataj de Abd-el-Krim atingis en 1921 gravan triumfon neniigante la hispanajn militakirojn. La nomita jaro ĵetis nigran makulon sur la hispanan monarkion k ekde ĉi tiu momento oni komencis diskuti la agadon de la reĝo k de la korteganaj generaloj.
[BILDO p.2 | 11,43,63,53] Karikaturo en kvin kadroj kun la jaroj 1923, 1925, 1927, 1929, 1931: reĝa krono sur leono iom post iom ŝrumpas kaj malaperas, ĝis en 1931 leviĝas radianta suno.
Transformiĝo
En la parlamento oni petis esploron pri la afero por puni la kulpulojn, ĉar dek kvar mil hispanaj vivoj restis enterigitaj en Afriko. La difinita komisiono enketis k laboris por elkovri la verajn kaŭzojn de tio, kio estis okazinta, k tiam la monarkio vidis la katastrofon fluganta super si. Por eviti la riskon, venis la diktatoreco de Primo de Rivera en 1923, sed estis tro malfrue. La publika opinio sciis, ke la kulpuloj estis altrangaj.
La reĝo k la diktatoro kredis, ke estus sufiĉe por sia trankvilo silentigi la minacantajn voĉojn, k komence ŝajnis sukcesi. Tamen baldaŭ oni komprenis la komedion ludatan de la diktatoreco. La silentigo faris la miraklon modifi la hispanan karakteron. La fanfaronaĵoj de la diktatoro ne produktis eĥon k per ĉiuj rimedoj, serioze k ŝerce, subfosis la fundamenton de la hispana monarkio.
La plej eminenta intelektularo forlasis la landon antaŭ ol humiliĝi k en fremdaj regionoj daŭrigis konstante la diskonigon de la freneza regado de la diktatoro k lia sinjoro, apogitaj nur de la plej malinda tavolo. Universitatoj, altlernejoj, studentaj k laboristaj organizoj pli malpli klare montris sian malkonsenton al la regado de la diktatoro. Eksterleĝaj broŝuroj k gazetoj kuris de mano al mano, k de unu buŝo en alian orelon oni diskonigis la ruinigan gvidadon de tiel abomenindaj regantoj.
Kiel putrinta frukto falas de la arbo pro natura disiĝo, tiel falis la unua diktatoreco, kiu havis neniun apoganton krom kelkaj dankaj servutuloj. La krono vidis danĝeron por si k forpelis Primon de Rivera per malĝentila piedbato.
Venis tiam la dua diktatoreco en 1930 kun generalo Berenger, kiu havis sur sia konscienco la dek kvar mil kadavrojn kuŝantajn en Afriko. Tio estis la komenco de la fino. La nova diktatoro promesis restarigon de la leĝoj disŝiritaj de la reĝo en 1923, sed la trompo ne sukcesis, ĉar ĉiuj vidis klare la rolon de tiu nova registaro, kiun oni rekte atakis. La defendantoj de la monarkio malfortiĝis de tago al tago.
La malsukcesinta revolucio en la aragonaj montaroj dum la lasta decembro agis kvazaŭ eksplodilo kontraŭ la monarkio k starigis la tutan Hispanion, ĝin pretigante por ŝanĝi la regformon. Tio okazis la 14-an de aprilo, du tagojn post la elekto de konsilantoj por urboj k vilaĝoj. La plimulto el la provincoj elektis respublikanan konsilantaron k ekestis la uragano, kiu forpelis tiom da malhonesto amasigita ĉirkaŭ la monarkio. Oni diras, ke tiu okazintaĵo surprizis la monarkion k ankaŭ la respublikanojn. Tiun aserton mi pridubas rilate al kelkaj politikuloj de la tiama reĝo, kiu havis ruzajn ministrojn kapablaj triumfigi sian aferon per artifikoj k plej malindaj metodoj. Kial do ili ne helpis al sia mastro? Oni povas supozi, ke la reĝaj politikuloj ne kapablis subteni tion, kio estas en plena ruiniĝo.
La socialista k respublikanaj partioj kuniĝis, sed la celo ne estus atingita sen la lojala helpo de la nepolitike organizitaj laboristaro k burĝaro. La 12-an de aprilo okazis la balotado k je la 14-a de la sama monato oni decidis la ĝeneralan strikon. Tio estis forta puŝo por la reĝo k por la revolucia komitato, kiu nepre estis devigata postuli al la tiama reĝo la eksiĝon k la tujan eksterlandiĝon.
Je la 14-a k 15-a de aprilo frenezo regis ĉie. Flagoj, kantoj, muziko, brua movado k foresto de gardistoj karakterizis tiujn ĉi solenajn momentojn. La respubliko estis proklamita k komencis regi la landon respublikana registaro. Sed ĉu tio estas la celo de la laboristaro? Iluzio ne devas blindigi nin. Malgraŭ la partoprenado de la socialistoj en la registaro, la respubliko estas burĝa; sed aliel oni ne povis fari nun.
Iom pli libere ol antaŭe oni povas fari propagandon, sed tuj kiam la monarkia danĝero malaperos, estos necese puŝi la registaron per ĉiuj rimedoj k venigi la laboristaron al la konvinko, ke nur propraforte ĝi atingos sian plenan liberiĝon.
Oni ne povas silenti pri la unuamaja festo en Hispanio. Eksterordinara solena tago! La festo estis oficialigita; ĝin partoprenis la urbestraro k aliaj aŭtoritatuloj, sed tiu soleno perdigis al la Unua de Majo la laboristan karakteron. Sendube, bonintenco regis la K-dojn organizantojn, sed ili ne povas eviti riproĉojn pro la stranga miksado de elementoj konsistigintaj la estraron de la popol-elmontro. Samforma ripeto eble malutilos la feston pro foresto de multaj konsciaj laboristoj. Por daŭrigi la entuziasmon favore al la respubliko oni povas akcepti la feston, kiel ĝi okazis, sed ripeto estos riproĉinda ago.
Emilio Artigas (2461).
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 283
La lukto kontraŭ la drinkado en Sovetio
Ĉiutage el ĉiuj flankoj de Sovetio venas sciigoj pri komencita atako sur fronto de kultura revolucio. En diversaj lokoj, iufoje malproksimaj k malofte vizitataj, jam aperas sanaj kulturaj komencoj, sed ilia kresko k disvolviĝo estas malhelpata de nia malnova enradikiĝinta malamiko — drinkado.
Laŭ statistikaj informoj por jaro 1927 la loĝantaro de USSR elspezis por alkoholaĵoj 1402 milionojn da rubloj, k estis eltrinkitaj da brando — 41 milionoj da siteloj, da biero — 32 milionoj, da vino — 5 milionoj k da “samogon” (hejmfarata brando el greno, sukero, terpomoj ktp.) — 5 milionoj da siteloj. Ĉi tiuj “astronomiaj” nombroj devigas nin, ne nur kun teruro halti antaŭ ili, sed ankaŭ firme utiligi senprokraste ĉiujn batalrimedojn kontraŭ tiu ĉi maro da veneno k komenci tiun lukton tuj, dum ne estas tro malfrue. Tia centro de nia kultura k industria vivo, kiel Leningrado, ekzemple, konsumas 6% de l’ tuta produktado de Centrospirt (Centra Alkohola Trusto), k por ĉiu laboristo meze (drinkanta k nedrinkanta) estas kalkulataj 25 boteloj da brando dum jaro; proporcie, en tuta Sovetio, por ĉiu homo estas kalkulataj nur 4,3 boteloj dum jaro.
Enspezo de l’ ŝtato per vendado de alkoholaĵoj ne povas eĉ duone kovri tiun elspezon, kiu estas kaŭzata per drinkado. Ekzemple tio fariĝas klara, se oni konsideras nevizitadon al fabrikoj de l’ laboristoj post festoj, per kio havas malprofitojn nia industrio, poste — kuracado de alkoholuloj, elspezado por iliaj malsanulejoj, degenerado de loĝantaro k. c.
Se oni komparas la elspezojn de nia laboristo havanta familion por kulturklerigaj bezonoj (libroj, gazetoj, jurnaloj, lekcioj, vizito al teatroj, kinoj, lernigo de infanoj k memklerigo) k por alkoholaĵoj, tiam ni ekvidos, ke la elspezoj por brando, vino k biero en Moskvo estas sesoble pli altaj ol por kulturaj bezonoj. Se ni analizos la buĝetojn de kamparano k oficisto, ni ekvidos la saman abomenan bildon de superregado de botelo super libro.
Nun estas entreprenitaj kelkaj paŝoj por plimalgrandigi k haltigi tiun “drinkan maron”. Tute ne produkti, nek vendi la alkoholaĵojn, nuntempe la ŝtato dume ne povas, unue pro financaj kaŭzoj k due k ĉefparte, ĉar tiam oni hejmproduktos grandkvante “samogonon”, por kio estos multe malutiligata da greno ktp. Estas kreita volontula kontraŭalkohola societo; oni malpligrandigas produktadon de alkoholaĵoj k pligrandigas produktadon de senalkoholaj trinkaĵoj; oni malfermas “kulturajn tetrinkejojn”, manĝejojn, oni malfermas kulturklerigajn entreprenojn ktp. Sed ĉar alkoholismo estis kutimigita dum jarcentoj, sekve ĝi enradikiĝis en la moraro, estas malfacile rapide ĝin elradikigi. Do, kvankam la lukto komenciĝis, tamen ankoraŭ tre grandajn sukcesojn ĝi dume ne alportis.
Jam dum du jaroj ekzistas volontula organizo “Societo por lukto kontraŭ alkoholismo”. Ĉar Leningrado staris sur la unua loko inter konsumantoj de alkoholo, ni donos ĉi tie resumon pri la atingoj de l’ lukto dum j. 1929. Proksimume la samo okazas ankaŭ en la aliaj urboj de USSR. En fino de l’ jaro 1929 k komenco de 1930 estis aranĝita en Leningrado “dusemajno kontraŭalkohola”. Estas rimarkebla ioma malpligrandiĝo en konsumado de alkoholaĵoj; dum ĝis 1929 la konsumado de brando k biero ĉiujare kreskis, en j. 1929 ĝi komencis malkreski. Tiel en 1927/28 estis eltrinkitaj en Leningrado 2063 mil siteloj da brando k 5336 mil siteloj da biero k en 1928/29 — 1750 mil siteloj da brando k 4675 mil siteloj da biero. Por ĉiu loĝanto estis kalkulataj en 1927/28 — 1,2 siteloj da brando k 3,2 siteloj da biero k en 1928/29 — 1 sitelo da brando k 2,7 siteloj da biero. Malpligrandiĝis ankaŭ la nombro de nevizitadoj pro malgravaj kaŭzoj, kiuj devenas grandparte de drinkado. Dum aŭgusto 1928 por 100 labortagoj estis kalkulataj 1,21 nevizitadoj k por 100 labortagoj dum aŭgusto 1929 da ili estis 0,72. Dum la unua duonjaro de 1928 da nevizitadoj estis 358 551, dum unua duonjaro de 1929 — 210 308.
Ankaŭ granda malpligrandiĝo estis konstatebla en la okazoj de mortoj pro troa uzado de alkoholaĵoj, kiuj ĝis lasta jaro konstante kreskis: en 1926 mortis 167 personoj, en 1927 — 293, en 1928 — 440 k dum 10 monatoj de 1929 — 189. Malmulte malpligrandiĝis nombro da drinkuloj prenitaj de l’ milico sur strato k senditaj por senebriigo. Da tiaj okazoj estis en 1927 — 110 000, en 1928 — 135 000, en 1929 — 127 000. Do, surstrata drinkado malkreskis nesufiĉe, k ni devas kontraŭ tio lukti kun plia energio ol ĝis nun. En Leningrado estas likvidita unu alkoholfara k unu bierfara fabrikoj. Ankaŭ malpligrandiĝis la reto da magazenoj vendantaj alkoholaĵojn. Depost oktobro 1928 ĝis marto 1929 la kvanto da magazenoj de Centrospirt malpligrandiĝis de 47 ĝis 39, t. e. je 18%, da bierejoj de LSPO (Kooperativo) de 210 ĝis 155, t. e. je 26% k bierejoj de Nutrotrusto de 102 ĝis 85.
Se en Peterburgo en 1913 estis 3386 vendolokoj de alkoholaĵoj, en Leningrado en 1928, da ili estis 1100 k en 1929 881. Estas malfermitaj novaj manĝejoj (111 en 1928, 144 en 1929), bufedoj, tetrinkejoj. Da senalkoholaj trinkaĵoj anstataŭ 2 500 000 duonboteloj en 1926/27 estis produktitaj de Nutrotrusto 5 400 000 en 1928/29.
Nur kun la helpo de l’ socio ni venkos tiun malamikon. Dum la poragita “dusemajno” okazis raportoj, kiujn partoprenis miloj da laboristoj. Dek-miloj da laboristoj aliĝis al la kontraŭalkohola societo. Laŭ la Kvinjara plano en Leningrado estas projektita malpligrandigo de l’ produktado de alkoholaĵoj de 20 milionoj da litroj (en 1928/29) ĝis 7,5 milionoj da litroj (en 1932/33). En mezo de l’ j. 1930 aranĝis Tutunuiĝan libran loterion (“Libro anstataŭ brando”) la kontraŭalkohola societo k Ŝtata Eldonejo; ĝian profiton oni utiligas por starigo de malsanulejoj k san-konsultejoj por alkoholuloj.
Kompiltradukis k kompletigis Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov.
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
Plifortigita teroro en Italio
La spionoj k provokistoj daŭrigas sian metion en ĉiuj provincoj, sed precipe en Norda Italio. Aliparte la Speciala Tribunalo distribuadas jarcentojn da malliberigo. Dum unu semajno oni juĝis k kondamnis je tre severaj punoj pli ol cent laboristojn k kamparanojn el Emilio, akuzitaj pro revolucia propagando. Pro la sama motivo oni arestis en Pordenone (Venecio) dek ses laboristojn, inter ili unu virinon. La fremduloj estas traesplorataj en bruta maniero de l’ kontrol-policanoj. La hotelpordistoj estas agentoj de l’ spion-institucio (OVRA); ili devas ĉiutage komuniki al la lokaj estraroj de l’ polico nomojn k adresojn de personoj, al kiuj sendas en hoteloj loĝantaj vojaĝantoj korespondaĵojn.
Rilate la traktadon al politikaj malliberuloj estas notinde inter la plej lastatempaj epizodoj, ke en Parmo socialdemokrato nomata Ferari, kiu arbitre estis arestita, estas torturita tiel grave, ke post sia liberiĝo li devis enhospitaliĝi k oni devis amputi lian
[REKLAMO p.3] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— paĝo 4 —
284 — SENNACIULO
dekstran kruron. Malgraŭ tiu teroro pliakriĝinta plue cirkuladas sekretaj gazetoj k folioj. Okaze de la hispanaj okazintaĵoj en tia sekreta formo estas disvastigita alvoko al la itala popolo, ke ĝi imitu la ekzemplon de Hispanio.
Laŭ “Italia”.
Granda tekslaborista striko en Norda Francio
La mastroj en la teksindustrio de l’ Rube-Turkuena regiono (Roubaix-Tourcoing) jam delonge klopodas atingi plimalaltigon de la laboristaj salajroj je 10%. Tamen vidante la unuaniman kontraŭstaron al tio k strikpretiĝon de l’ laboristaro, ili cedis iomete modifante siajn planojn, sed ili restis insistantaj pri forigo de la tielnomata “premio” por akurata laboro (fakte konsistparto de la salajro). Akcepti ĉi tion signifus konsenti salajran malpliiĝon je 4% (por la plimulto). Tiu sumo respondas al la laborista kotizo por la socia asekuro. Kiam la mastroj volis efektivigi sian postulon, la striko eksplodis tuj, k ĝin partoprenas preskaŭ 120 000 laboristoj; ĝi estas kompleta striko, malgraŭ la sindikatara skismo, regas en tiu ĉi striko unuanimeco de l’ diverstendencaj organizoj. Nur la kristanaj sindikatoj provas dekomence intertrakti kun la mastroj. Metallaboristoj en la regiono, kiuj estas ligitaj kun la teksfabrikado, k transportlaboristoj de l’ teksaja fako, same batalas.
C. T.
Arestoj al komunistoj en Japanio
Ĉar estas forigita la 1-an de aprilo la malpermeso de l’ polico publikigi la raportojn pri tiu ĉi afero, oni eksciis, ke ekde februaro 1930 (dum la daŭro de ĉirkaŭe unu jaro) estas arestitaj en Japanio 1500 komunistoj. Post la plej gravaj arestoj faritaj je 15-a de marto 1928 k 16-a de aprilo 1929 la komunistoj ŝajnis tute ekstermitaj. Tamen progresis ilia agado kolekti la ruĝajn batalantojn ekde junio 1929; inter la gvidantoj estis tiaj, kiuj sukcesis siatempe eviti areston, k aliaj, kiuj post studoj en Sovetiaj universitatoj revenis Japanion. Ili manovris tre zorgeme k akirinte sufiĉe grandan anaron planis por la 11-a de februaro 1930 (nacia festotago) grandskalan manifestacion. Sed ili subite ŝanĝis sian planon k prokrastis je unu tago la plenumon. Je 12-a de oktobro 1930 la komunistoj komencis pozitivan agadon en Ozaka per disdonado de flugfolioj ĉe multaj laborejoj. La polico tuj komencis aresti. Poste sekvis arestoj en Tokio, Kioto, Nagoja k aliaj grandaj urboj tra la lando. El la 1500 Gek-doj arestitaj dum tiu jaro, 490 estis akuzataj post ekzameno.
Laŭ “Juna Azio” (n-o 5).
TAGO EL MIA VIVO
Mi estas 25-jara fraŭlo. Jam 3 jarojn mi laboras en granda teksfabriko kiel gluisto. La urbo Krimiĉaŭ (Crimmitschau) en Saksio (Germanio), kie mi loĝas, nombras 30 mil loĝantojn k estas teks-industria centro, konata per la granda tekslaborista striko en la jaro 1903. Krom la fabrikado de teksaĵoj ekzistas ĉi tie nur la maŝinfabrikado. La urbo entenas 15 teksajn k 5 maŝinajn fabrikojn. En la fabriko, kie mi laboras, estas okupataj proksimume 350 gelaboristoj. La plej granda parto el ili estas urbanoj, aliaj — vilaĝanoj el la ĉirkaŭaĵo de nia urbo, kiuj veturas per biciklo al la fabriko.
Mi apartenas al la metallaborista sindikato, ĉar pli frue mi laboris kiel modellignaĵisto en maŝinfabriko, sed bedaŭrinde pro la malbona konjunkturo (ekonomia cirkonstancaro) en la maŝinindustrio mi ne povis trovi okupon en tiu ĉi profesio.
Ĉiumatene je la 6-a komenciĝas por mi la nova tago; leviĝinte, gimnastikinte ĉe malfermita fenestro k matenmanĝinte, mi pretiĝas por iri al la laborejo. Ĝi estas baldaŭ atingita, ĉar mi loĝas en ĝia proksimo. Je 6.45 horo la signalo vokas por laborkomenco k ni daŭrigas labori ĝis 11.30 h. tagmeze. La tagmeza ripozo daŭras ĝis la 13-a. Mi tagmanĝas hejme, aŭskultas post manĝo radion aŭ legas lab. gazetojn, ankaŭ “Sennaciulo”-n k la LEA-gazeton. Duonhoron antaŭ laborkomenco mi promenas tra la Zefel (Zöffel)-parko (urba), kiu proksimas mian hejmon k la laborejon. En la laborejo ni diskutas kun la kolegoj pri diversaj problemoj ĝis la rekomenco de l’ laboro je la 13-a. Oni laboras ĝis la 17.30 h. Post purigo (hejme) mi komencas novan, liberan vivon: mi promenas ĝis la 20-a tra la urbo, poste okupas la vesperan libertempon per korespondado kun miaj multaj eksterlandaj Gek-doj. Merkrede mi vizitas regule la ekzerco-vesperon de la lab. esperantista grupo de nia urbo (oni
La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon
La 20-a jarcento estas jarcento de l’ usona ekspansio, same kiel la 18-a estis signata de l’ angla ekspansio k la 19-a de la franca ekspansio.
Sed ĝi ricevis specialan karakteron; ĝia bazo estas ekonomia k ne kolonia, aŭ pli bone ĝi estas kolonia nur pere. Kolonia? Neniam, protestos usonanoj. Ĉu ni havas aliajn koloniojn, ol tiuj, kiujn ni konkeris de Hispanio sekve de milito en 1898? Ĉu ni ne rezignis, male, al eksterordinara tento perforte okupi malfortajn ŝtatojn en stato de kronikaj revolucioj, lokitaj ĉe la sudo de Rio-Grande? Kaj, por ree aludi pri konsekvencoj de l’ hispana milito, ĉu ni ne propravole forsendis soldataron el Kubo, tiam, kiam nenio devigis nin tion fari, escepte la farita promeso?
Necesas interkonsenti. Unuigitaj Ŝtatoj ne detruas, laŭ la ĝusta senco de l’ vorto, la regnojn de l’ malgrandaj landoj de Ameriko, kiujn ili fakte subigas. Ili lasas al ili, male, iomete da politika potenco k la loĝantoj de ĉi tiuj nacioj povas al tio rifuĝi fierege. Usonanoj kontentiĝas ekpreni la veran povon, kiu estas la ekonomia potenco, dank’ al la timinda superregado de l’ dolaro.
1. La instigiloj de la ekspansio
Kion celas do Usono disŝutante malavare sian monon sur la tutan amerikan kontinenton?
Unue, Usono volas havigi al si la plej grandan kvanton da krudaĵoj. Prudente, ĝi eĉ sin gardas k penas antaŭe ekpreni la plej riĉajn minvejnojn k plej fruktodonajn produktajn kampojn, por ne esti iel ajn surprizata.
Ja, Usono ektimas la eblon vidi en la estonto konsumiĝi la valorajn mintavolojn, kiujn ĝi malavare ekspluatis, la petrolŝaktojn, ekzemple. Krome, Usono malhavas tute iajn necesajn materialojn inter aliaj fosfaton k kaŭĉukon.
Por certigi al si je plej favora kosto tiujn krudaĵojn nepre necesajn por ĝia prospero — la ekonomia k socia vivo de Usono estus skuegata se ĝi ne trovus kaŭĉukon por siaj aŭtomobiloj — la grandaj entreprenoj juĝas necese superregi la landojn, kiuj ilin produktas. Jen do Usono estas devigata fariĝi — kiel Britio — imperiisma potenco, sed sub la ekonomia formo.
La serĉado pri novaj disvendejoj por la industrio konsistigas la duan instigilon de Usono en Antiloj, Centra k Suda-Ameriko.
Unuigitaj ŝtatoj eksportas relative malmulte, ĉar 90% de ilia produktado, estas konsumataj en la limoj de l’ Unuiĝo. Se tiu proporcio estis modifata dum la milito de 1914—1918 profite al eksportado, tio estis fenomeno tute eksterordinara k ne longdaŭra, kaŭzata per ekspedado de militliveraĵoj k ĉesigo de l’ produktado en la militantaj landoj.
En 1920—1921, dum la periodo de l’ mondkrizo, la sumo de usonaj eks-
— paĝo 5 —
renkontiĝas en la laborista junulara hejmo). Ofte mi ankaŭ vizitas sindikatajn, sportunuiĝajn, liberpensulajn k. a. kunvenojn. Se mi ne foriras de l’ hejmo, mi aŭskultas radion aŭ studas esperanton. Dimanĉe matene mi ekskursas en la ĉirkaŭon aŭ vizitas la antaŭ-urbdoman placon, kie urborkestro de l’ 11-a ĝis 12-a horo prezentas muzikaĵojn. Posttagmeze mi denove promenas, ankaŭ vizitas ofte teatron k enlitiĝas je la 23-a. Tiel pasas mia vivo, semajno post semajno. Verkita en 1930.)
W. Engler (5855).
Pri la problemo de l’ Paco
Ne mortigu.
Jen simpla frazo, kiu preskaŭ esprimas misteron. Ĉiu, almenaŭ preskaŭ ĉiu, kondamnas mortigon. Eĉ unu el 10 devoj, kiuj malgraŭ ĉio, tiel influadas la sociordon, estas: “Vi ne mortigu!“. Senkonscie ĝi tiel influas nin, ke preskaŭ neniu povas defendi mortigon, sen samtempe esti kondamnita. En la nomo de religio estas benitaj mortigiloj, sanktigitaj la armeoj ktp. . . . sed samtempe de ĉiuj flankoj oni atentigas pli k pli laŭte: “Vi ne mortigu!“.
La mortpuno estas mortigo, k leĝoj ne povas aliigi tion. La nivelo de la kulturo paralelas ĝian influon. Kiam mortigo estas permesata, tiam pli malpli granda parto de la homaro estas buĉata, kulturaj laboraĵoj de la homaro detruataj, ĝia ekzistado minacata.
Paco estas problemo de eksterordinara gravo. Post milito la homaro sopiregas pacon. La suferado dum la milito estas kaŭzo, ke la grado de la sopiro tiel influas, ke ŝajnpaco estas akceptata kiel paco; novaj hombuĉadoj estas la efiko.
La ŝtataj leĝoj malpermesas mortigon. Ili havas la potencon puni la mortiginton. La mortiginto estas ekzekutata, ĉar la ŝtato regas lin. Kiam la ŝtato nun punas k mortigas tiun mortiginton, tiam ĝi ankaŭ estas mortiginto, sed ĉar ĝi ne estas regata de pli potenca instanco, tiu mortigo, laŭ moralo, estas nomata “rajto“. Io alia estas, kiam tiuj instancoj, nome la ŝtatoj, interbatalas per armitaj armeoj. Tion oni nomas milito. Tiam mortigo estas permesata, ĉar alia pli potenca instanco ne ekzistas, kiu malpermesas tiun hombuĉadon. Milito do estas la plej grava minaco de ruiniĝo, kiu ŝvebas sur la homaro. Milito havas teruran pereigan efikon. La devizo: “Milito kontraŭ la milito“ do ne estas naiva, k la Gek-doj kiuj kuraĝas diri: “Mi ne partoprenas militon“ k avertas kontraŭ la milito aŭ instigas al nepartopreno, ne estas malsaĝaj, male. Estas pli facile ĉesi funkcii en la temporadaro ol labori por aliigo de la irado. Ili esprimas la plej gravajn revoluciajn intencojn. Tio estas la persona sindonemo aktiva.
Senarmigo nacia aŭ internacia dependas de la volo de individuoj. Eduko de la individuoj do grave influas la efektiviĝon; eduko de infanoj al la ideo, ke mortigo estas permesata k eĉ nepre necesa por defendo de io ajn estas pli grava ol oni senpripense supozas. La eterna okazo, ke kapitalismo (posedemo) efikas militon, estu nepre instruata, sed instruu samtempe, ke la laboristaro ne venkos per bataliloj k hombuĉadoj.
Ke la laboristaro plifortiĝadas, ne estas la rezulto de la bataliloj k hombuĉado, sed okazis malgraŭ ili. Estis laboristoj, kiuj mortigis laboristojn. Kiam la laboristaro ne volas perei per propraj bataliloj, tiam ĝi malebligu militon k plifortiĝon de la kapitalismo per rifuzo al militpartopreno. Tion nur povas fari konsciaj laboristoj, kiuj plene komprenas, ke la kapitalismo tiom longe povas regi la laboron, kiom longe la laboristaro bonvolas mortigadi k hombuĉadi.
Ne gravas, ĉu parto de la laboristaro eble havas iom pli da privilegioj ol la alia parto. Pro tio mi ne volas pritrakti la disversajn tendencojn en la laborist-movado, mi nur atentigas pri la gravo de la eduko k pri la pravo de tiu, kiu avertas kontraŭ eduko al “perarmila defendo“, kiu efikas mortigon.
13 606, Amsterdam.
portaĵoj estis restarigata al antaŭa sumo. La nuna proporcio, proksimume 9½ %, konsistigas do la normalan staton, sed ankaŭ minimumon, kiun estus danĝere transiri malsupren plie. Same kiel 10% konsistigas, en la ĉapitro de profitoj k malgajnoj, agoliberon de senriskeco necesa por la plejmulto da privataj aferoj, same Usono devas disvendi proksimume la dekonon de sia produktado en alilando por ĝui preskaŭ konstantan ekonomian bonfarton. Estas evidente, efektive, ke ĉiuj kalkuloj de industrioj, de komerco, de kotonkulturado, de ŝiptransportoj, de fervojoj, ktp. baziĝas sur tiu fakto.
Nu, la persista perfektigo de l’ maŝinismo, la plimultigo de l’ manlaboro industria, malgraŭ la limigoj aplikataj al enmigrado, k la serĉado de novaj disvendejoj stimulas la produktadon k, konsekvence, la dekono de ĉi tiu produktado reprezentas proporcie pli grandan kvanton da varoj por iom-post-ioma vendiĝo sur fremdaj merkatoj. Tiom, ke pli k pli, la usonaj komercistoj ekhavas absorbajn zorgojn, kiuj diferencas de l’ iamaj. Antaŭ kelkaj jaroj, efektive, ili fierege deklaris, ke la interna merkato estis la preskaŭ ekskluziva celo de iliaj prizorgoj k kalkuloj. Nun tio ne plu sufiĉas. Tial *“businessmen“*¹ pli k pli rigardas eksteren, kio konsistigas tre gravan aliigon de l’ usona internacia aktiveco. Usono pensas nun laŭ internaciaj kutimoj.
Fine, trie, Usono fariĝis kreditoro de l’ tuta mondo k ĝiaj procentaj pruntedonaĵoj en la tuta amerika kontinento ne ĉesas pligraviĝi forpelante iom post iom la britajn poziciojn. Tiu financa potenco cetere ebligas al ili certigi sian sukceson koncerne la du aliajn faktorojn de sia ekonomia politiko: serĉado de krudaĵoj je plej malgranda kosto k serĉado de novaj disvendejoj. Tiel la tri punktoj de ilia ekonomia politiko estas intime ligitaj.
(Daŭrigota.)
¹ La negocistoj.
POR NIA DISTRO
Fama verkisto, kiu skribis detektivajn historiojn pri Ŝerlok Homs, mortis k alvenis en la ĉielon. Sankta Petro demandis lian nomon k metion.
— Ho, mi estis detektiv-historia verkisto! diris la novalveninto.
— Tiam, diris Petro, mi havas laboron por vi. Mi deziras, ke vi serĉu homon, kiu loĝis en la ĉielo dum multaj miloj da jaroj k kiu estas nomata Adamo. Tre ofte ni serĉis Adamon, sed neniam trovis lin.
Post kelkaj tagoj la verkisto frapetis sur la pordon de la oficejo de Petro.
— Eniru! vokas Petro. — Ho, estas vi! Ĉu vi eltrovis Adamon?
— Jes, diris la verkisto; k tre maljuna persono eniras.
— Nu, diras Petro, vi prezentas tiun ĉi homon kiel Adamon, sed kiel mi scias, ke li vere estas Adamo?
Aŭskultu nun, diras la verkisto. — Kiam mi serĉis tra la ĉielo Adamon, mi nudigis ĉiujn, k ĉi tiu homo estas la sola persono, kiu ne havas la umbilikon.
Kolektis 15 683.
[REKLAMO p.5] ĴUS APERIS en duobla kajero, 24-paĝa, de LA NOVA EPOKO la literatur-scienca revuo de SAT: elektitaj primilitaj literaturaĵoj (orig. kunlaboraĵo de Hrima, ekstraktoj el verkoj de L. Ren [Renn], Dorĵles [Dorgelès]). Rakonto el Sovet-Azio. De Bruin: La antaŭmilita laborist-esperanta movado. Neabonantoj mendu tiun ĉi interesan kajeron por 0,50 mk. g. Abonu k abonigu al “LNE“! Administrejo de SAT, Leipzig O 27.
— paĝo 6 —
SCIENCO K TEKNIKO
La specoŝanĝoj
Ne estas maloftaĵo vidi malaperi animalan aŭ vegetaĵan specon. La homo tiel vidis malaperi ekzemple la mamuton, la gliptodonton, la kavernan urson k multajn aliajn fosiliajn bestojn. Sed aliflanke ŝajnas neeble konsenti pri eblo de spontanea generado. Ĉar la paleontologio montras al ni, ke en praepokoj la vivaĵoj diferencis de l’ nun ekzistantaj organismoj, oni devas konsenti, ke la nuntempaj specoj produktiĝis per transformiĝo de l’ specoj, kiuj ekzistis antaŭe. Lamark klarigas ĝin per adaptiĝo al la medio, Darvin per la porviva batalo k la natura selekto. Negeli pensas pri en-ovaj diferencoj. Sed aliaj esploristoj konstatis, ke specaj ŝanĝoj produktiĝas abrupte. Kaj nova speco aperas, tiel fiksa kiel la antaŭaj specoj. Jen okazis specoŝanĝo; ĝi estas abrupta, nekontinua vario, kiu montriĝas senpere heredeca. La teorio pri la Ŝanĝoj celas hodiaŭ anstataŭi la hipotezon prievoluan (en la senco, kiel ĝin konceptis Darvin). Oni nomas tiun teorion ĝenerale la Defriza (laŭ De Vries), kvankam A. Jordan formulis ĝin unua.
Jordan provis kontroli, ĉu la ecoj de l’ speco estis konstantaj. Li kulturis violojn, papavojn, grenspecojn, pirarbojn k deklaris trovi ĉiujn trairajn ŝtupojn inter la diversaj specoj. Tiel la kampa trikoloreto formas ne unu specon, sed plurajn dekojn da distingaj, unuj de la aliaj absolute sendependaj specoj, fiksaj en la semaĵoj, eĉ se oni faras ilin flanko ĉe flanko.
Sed al Defriz, holanda botanikisto, oni ŝuldas la sisteman studon pri la specoŝanĝoj. Li montris per eksperimentaj esploroj, ke la ŝanĝoj vere ekzistas, ne kiel esceptoj, sed ke ili aperas en difinitaj kondiĉoj, sekvante sufiĉe fiksajn regulojn k ke oni devas diferencigi tiujn ŝanĝojn de la kazoj de hibridigo, alivorte dirite de la kruciĝoj produktitaj inter diversaj specoj.
Defriz, tute kontraŭe al la tiamaj botanikistoj, interesiĝis precipe pri anomalioj prefere ol pri plantoj prezentantaj ĉiujn tipajn ecojn donitajn de la botanikistoj-priskribintoj. Defriz kolektis aron da tiuj ĉi monstraj plantoj, kulturis ilin k akiris, rezulte de detalaj eksperimentoj, post kelkaj plant-generacioj, specojn kun fiksaj ecoj, kiuj pruvis decide la abruptan transformiĝon de l’ specoj. Al jenaj konkludoj venis resume Defriz: 1. La novaj specoj aperas subite sen interŝtupoj; 2. Tiuj ĉi specoj aperas ĉe la flanko de l’ ĉefa trunko k disvolviĝas kun ĝi; 3. Tiuj ĉi novaj specoj estas tuj konstantaj; 4. La samaj novaj specoj ne estas escepto, sed donas tuj grandan nombron da individuoj.
Oni povas diri, ke nuntempe la nombro da plantoj, ĉe kiuj oni observis specoŝanĝojn, en la de Defriz komprenata senco, estas sufiĉe granda. Oni observis ankaŭ ŝanĝojn ĉe la animalaj specoj, kvankam malpli nombrajn, sed ioma nombro de tiuj kazoj ĉe animaloj estas same tiel neta kiel ĉe la vegetaĵoj. Unu el la plej freŝdataj specoŝanĝoj, kiu ekscitis multe la bredistan mondon, estas tiu de kuniklo, kiu naskis dufoje inter aliaj normaluloj idon, kiu havis felon similan al tiu de kastoro. El ambaŭ kuniklidoj — geparo feliĉe — naskiĝis kunikloj prezentantaj la samajn ecojn. Tiu ĉi nova raso estis rapide serĉata sur la merkato. Poste oni konstatis, ke tiuj kunikloj devenis de sifilisaj gepatroj.
La eksperimentado tiufaka ankoraŭ ne estas metode aplikita ĉe la homa speco.
La rolo de l’ stano en la organismo
La scienco sukcesis rekoni k dozi tre malgrandajn kvantojn da stano en la korpo de l’ bovo, de l’ ŝafo k de l’ ĉevalo, ĝenerale kelkajn miligramojn por kilogramo, en la ĉefaj organoj. La lango prezentas tamen rimarkindan escepton laŭ la vidpunkto de sia stan-enhavo; oni trovas en la mukomembrano, kiu ĝin tegas, pli ol 20 ĝis 25 miligramojn da stano por kilogramo. La rolo de l’ stano en la organismo de l’ superaj animaloj k de l’ homo ankoraŭ ne estas klarigita.
TRA ESPERANTIO
Al la prikonsidero de la tuta SAT-anaro
Ni ricevis jenan deklaron de K-do Bergiers k postan respondon de K-doj Van Aelst k Stalens:
“La Kontrol-Komitato de SAT kunsidis la 30-an de aprilo k, inter aliaj punktoj, troviĝis demando de K-do Bergiers pri la formo de la referendumo organizata de la Plenum-Komitato¹. Mi diris mian opinion: En SAT troviĝas granda opozicio. La atakoj de la opozicio estas ĉefe celataj al K-do Lanti. Mi ne volas diri ĉu prave aŭ malprave, sed la devo de gvidanto, konstatanta grandan opozicion personan al li, estas starigi antaŭ la tuta anaro la demandon simplan pri fido aŭ malfido. La persono de K-do Lanti estas malsimpatia al multaj anoj k ekzistas nur du eliroj: aŭ eksiĝi, aŭ pruvi per klara referendumo ke la granda plimulto estas favora. Konsiderante tiun mankon al la logiko, mi proponis al la K. K. entrepreni intertraktojn kun opoziciaj K-doj kun la celo trovi unuecan vojon. Miaj kolegoj opiniis mian proponon ne konvena.
“Celo de Kontrol-Komitato estas certe akordigi; k miaj kolegoj ne volante ekiri tiun logikan vojon, atestas partiece. Pro tio mi ne plu povas kunlabori kun ili en la laboro de K. K. k ĉar ne estas eble elekti nun aliajn K. K.-anojn (pro lokaj kaŭzoj), mi eksiĝas el mia posteno de sekretario de la K. K. k donas al la Kongreso en Amsterdam la zorgon elekti novan K. K. sekretarion.
“Neeble estas al mi daŭrigi tiun politikon de sinsekvaj eksigoj, konstatante, ke la opozicia movado ne estas atako de kelkaj individuoj kontraŭ la estraro, sed vere protesto kolektiva kontraŭ la mastrumado de la asocio. Mia ĝisnuna agado en la K. K. estis bazita sur la Statuto, sed laŭ mi la logiko nepre devas esti konsiderata. La nuna opozicio estas forta, entenas multajn honestajn SAT-anojn k mia devo de honesta homo malpermesas al mi daŭre eksigi miajn plej karajn amikojn sincerajn SAT-anojn. Mi ricevis multajn leterojn plenemociajn el diversaj K-doj implorante (tiel, Red.) min al mia devo. La SAT-anaro bonvolu kredi en mia sincereco k taksi la embarasigan situacion, en kiu mi troviĝis; tiam, se mi faris erarojn, ĝi pardondonos min.
“Kaj fine mi alvokas ĉiujn sincerajn SAT-anojn, tiom de la opozicio kiom de la direkcia partio al intertraktoj al unuigo. Mi deklaras, ke nur personaj situacioj neebligas la resanigon de SAT. Ni faru la unuigon spite de tiuj personoj k invitante ilin, por la bono de la asocio, al memeksiĝo. K-doj, kiuj iros al Amsterdam, iru kun ideo: UNUIGO. L. Bergiers (SAT-ano 630)“.
¹ La P. K. ne organizis “referendumon“ (!!??). — Dir.
Respondo al eksiĝdeklaro
“K-do Bergiers patose eksiĝis el la Kontrol-Komitato de SAT, k en sia deklaro li akuzas nin — anoj de K. K. — pri “partieco“! Akuzo senbaza, ĉar ĉiuj decidoj niaj okazis post
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA NOVA EPOKO“ ★
— paĝo 7 —
funda esploro de faktoj k serioza konsultado de la Statuto de SAT. Sed, Bergiers estas diktatorema homo k lia konata tromemadmiro puŝos lin en pli ol unu ridindan situacion. Se li juĝis nin samspecaj pulĉineloj kiel li, peza estas lia eraro! . . .
“Ĉu ni rajtas diri, ke K-do Bergiers estas pulĉinelo? Tion, K-doj, vi juĝu mem! . . .
“Antaŭ kelkaj semajnoj Bergiers, sekretario de K. K., post plurmonata k serioza esplorado de ĉiuj faktoj rilataj al la krizo en SAT, decideme k energie konkludis je necesa, senkompata eksigo de opoziciularo, kiu per siaj agoj stariĝis nepre kontraŭ la SAT-Statuto!
“Tiucele li mem iniciatis iujn proponojn, aprobis k subskribis tri gravajn decidojn (vd. n-ojn 322, 324, 337 de “S-ulo“). Hodiaŭ ni ne scias, sekve de kia mistika vizio aŭ sub kia mistera persona influo li kvazaŭ pentas. Preta manfrapi al si la bruston k kun tremploranta voĉo, li alvokas la SAT-anojn fliki la SAT-unuecon! Kaj per kiaj rimedoj? — Geniaj! Indaj je heroo! Bergiers proponas forigi Lanti — patron k animon de SAT — k traktadi kun opoziciaj ĉefoj, kiujn li jus eksigis!
“Tie ne haltas la Bergiers-aj kontraŭdiroj! Antaŭ proksimume du monatoj, simila propono estis farata al K. K., de K-do Trebitsch el Bruselo. K-do Bergiers ĝin malaprobis dirante, ke ĝi plenumus opoziciajn dezirojn! Plie, K-doj Bergiers k Jeanneret — malgraŭ la statutaj reguloj pri tia afero — proponis al Plenum-Komitato organizi referendumon pri fido aŭ malfido al SAT-Direkcio. Kelkajn tagojn poste okazis eksiĝo de Jeanneret el la K. K. k Bergiers skribis al K-do Van Aelst, la 10-an de januaro 1931, pri tio: “esence ne plu validas nia decido pro la eksiĝo de Jeanneret.“ Fojon plian, K-do Bergiers ŝanĝis sian opinion!! . . .
“Ĉu tiaj sinsekvaj kontraŭdiraj sintenoj ne estas indaj je pulĉinelo? Opiniojn, decidojn de K-do Bergiers karakterizas konstanto . . . de ventoflago! Tiu K-do, kiu emas ludi ĉefrolon en la nunaj gravaj okazoj, kredeble ne mezuris la sekvojn de siaj antaŭaj agoj. Kredeble li ne pretiĝis akcepti serene la lavangojn da atakoj de “Isto“. Nun, kiam baldaŭ sonos la momento por respondi pri siaj faroj, li ektimas!
“Aliparte, lertaj opoziciuloj eluzis la ambicieman karakteron de Bergiers k “implorante“ (petegante) — kiel li skribis — flustris al li plenumi teatrecan geston. Ni rifuzis kunludi k lasis Bergiers alpaŝi sole la scenejon. Ni ne estas marionetoj k pro tio estas akuzataj pri partieco!
“Laborinte por SAT, k nur por plej karaj SAT-interesoj, ni havas kvietan konsciencon k sentime respondos pri niaj agoj. Niajn purigajn decidojn ni faris plenkonscie k antaŭvidis iliajn sekvojn. Bergiers daŭre fantaziis k nur klopodis trovi la okazon ludi rolon. Ni havas alian komprenon pri nia tasko.
“Bruselo, 9. majo 1931.
M. Van Aelst (155). G. Stalens (5895).
La Pozicio de la Plenum-Komitato
Publikigante la du suprajn tekstojn, ni ne faros pri ili longan komenton k simple kontentiĝos per cito el la protokolo pri la kunveno de la Direkcio, okazinta la 19. 5. 31. Tiu dokumento konigu al la SAT-anaro nian pozicion antaŭ la demando starigita de K-do Berĵje (Bergiers).
“Aŭdinte la legon de la alvoko de K-do B., sekretario de la K. K., K-do Lanti memorigas, ke jam delonge k plurfoje li konigis sian deziron liberiĝi el la gvidado por havi pli da tempo dediĉota al studado k verkado. Nur devosento tenis lin ĉe la posteno. Sed hodiaŭ li kontente bonuzas la okazon, liveritan al li de K-do B., por deklari sian eksiĝon el la Plenum-Komitato de SAT.
“Tiu deklaro de K-do Lanti estigas viglan diskuton inter la ĉeestantoj, kiuj unuanime konkludas jene:
“1. la decido de K-do Lanti estas komprenebla je pure sentimenta vidpunkto, sed neniel pravigebla, konsidere la verajn interesojn de la organizo.
“2. La unueco en nia movado absolute ne dependas de la malsimpatio, kiun povas havi por K-do Lanti la amikoj de K-do Berĵje. La demando estas: ĉu SAT restos kiel ĝis nun malfermata al ĉiuj tendencoj el la Laborista Movado? Ĉu anarkistoj, sindikatistoj, sennaciistoj, socialistoj, ISK-anoj, Trockianoj k. a. komunistaj opoziciuloj same kiel ortodoksaj komunistoj povas kiel ĝis nun havi lokon en nia Asocio? Unuvorte ĉu SAT konservos sian informan, edukan karakteron, aŭ ĉu ĝi fariĝos politika agitejo? Al tiuj demandoj la kongresoj en Lajpcig k Londono jam respondis; sed ni estas pretaj submeti ilin al la tuta SAT-anaro per ĝenerala voĉdonado laŭstatute aranĝota, farante mem tiucelan proponon al la Amsterdama kongreso.
“3. Konsiderante, ke K-do Lanti ĉiam penadis, por ke nia Asocio sekvu la statutan vojon, k neŝanceleble restis lojala antaŭ ĉiuj tendencoj, lia eksiĝo el la P. K. en la nunaj cirkonstancoj aspektus en la okuloj de multaj K-doj kiel konfeso pri neekzistantaj pekoj k tiel liberigus la vojon al tiuj, kiuj celas per plej diversaj rimedoj meti nian Asocion je la servo de nur unu sola tendenco. Lia eksiĝo plie aspektus kiel malkuraĝa forkuro antaŭ ŝakalaj atakoj.
“4. Tial ke ĉiuj K-doj el la Direkcio ĉiam estis plene solidaraj kun K-do Lanti, ili unuanime plej insiste petas, ke li ne persistu en sia deziro liberiĝi el la gvidposteno.
“K-do Lanti dankas pro tiu atesto pri fido k diras, ke ĉefe tuŝis lin la konsidero, ke lia eksiĝo povus aspekti kiel signo pri malkuraĝo antaŭ la atakoj, kiujn oni direktas al li. Antaŭ ol ŝanĝi sian decidon, li petas, ke K-doj Lerĥner k Stej, anoj de la P. K., estu demandataj pri la afero. Se tiuj du K-doj samopinias kiel la Parizaj P. K.-anoj, li konsentos repreni sian eksigdeklaron. Plie li postulas, ke oni kontentigu la deziron de K-do Berĵje per aranĝo de ĝenerala voĉdonado pri fido aŭ malfido al la nuna Direkcio, eĉ se ĝian agadon aprobos plimulto ĉe la proksima kongreso. Li aldonas, ke neniam li konsentos fari iajn komplezojn por akiri ies ajn simpation k eĉ sentas sin honorata de kelkies malsimpatio.
“Estas konsente notataj la diroj de K-do Lanti k la sekretario estas komisiata senprokraste sendi kopion de ĉi
POR EVITI LA RIFON
[BILDO p.7 | 39,30,51,38] Granda nigra triangulo inter la vortoj «LA» kaj «RIFON» de la titolo.
9. LISTO:
Le Tutour (Lille) 10 fr.fr., Boucon (Annecy) 32 fr.fr., J. M. Duinker (Den Burg) 5 mk.g., Lanti (Paris) 4.20 mk.g., Rosenblom (Manchester) 2 mk.g., Walter (Weisstein) 1.20 mk.g., Schneider (Sulzgries) 1.50 mk.g., H. L. (Los Angeles) 3.48 mk.g., Tramista Esperantistaro (Dresden) 15.50 mk.g., 90 (Leipzig) 1 mk.g., Avid (Villejuif) 10 fr.fr., Barta (Denver) 1 dol., Peroux (Tours) 5 fr.fr.
Korektoj. La eldonejo “Literatura Mondo“ komunikas al ni jenon: “Koncerne vian artikoleton en ‘S-ulo’ n-o 345, p. 263, ‘Ĉe la neŭtraluloj’, par. 2, ni opinias nia devo deklari, ke la verketo ‘Zamenhof’ ne estis al ni ofertita de CK SEU, sed ĝi venis en nian liston pro eraro niaflanka jam malfrue rimarkita.“ La legantoj do bonvolu noti, ke la koncerna piednoto, kiu baziĝas sur tiu eraro de “Lit. Mondo“, devas esti nuligita.
*
En n-o 346, p. 267, 3-a kol., 14-a linio de malsupre (en la artik. de Usov) bonv. korekti “lia filo“ (anst. ŝia).; p. 272, 1-a kol., 6-a lin. de malsupre oni legu “eĉ ne akordantan“ (anst. “ĉe“); p. 269, 2-a kol., 6-a lin. de supre: “Ventolado“ (anst. “ventolaĵo“).
— paĝo 8 —
tiu protokolo al K-doj Lerĥner k Stej kun peto, ke ili tuj konigu sian opinion pri la demando*.
“Aber, Banmer, Glodo, Kaŝon, Marso.“
* Intertempe venis la respondoj de K-doj Lerĥner k Stej, kiuj plene solidariĝas kun K-do Lanti k aprobas la sintenon de la Direkcianoj.
Komuniko de la Plenum-Komitato
Sekve de nia decido publikigita en la n-o 337 de “S-ulo“ (pĝ. 194) estas eksigitaj el SAT ĉi sekvantaj subskribintoj de la “Deklaro“ de la opozicio, kiuj ĝis la 19-a de majo (du monatojn post la publikigo de nia decido) ne reprenis sian publikan subskribon:
Barreira J. P. (3998), Lisabon, Beiermann, A. (8070), Bielefeld, Bubu M. (518), Orleans, Erkens J. (14 735), Amsterdam, Gremmelspacher (6740), Feuerbach, Haenrats L. (15 305), Roubaix, Hampson W. (14 915), Stockport, Heriot H. (8361), St. Jean de la Ruelle, Hošek J. (10 032), Zlin, Jeanneret H. (3012), Bruselo, Keable (12 668), London, Köhnke F. (6709), Hamburg, Kruus (16 808), Tartu, Leek J. (15 266), Varsovio, Medland H. (16 166), Devon, Nadal Salom (5893), Pla de Nadesa, Sampson M. (4691), Torquay, Wajcman A. (15 875), Olkusz, Weisz Z. (13 066), Antverpeno, Taylor F. W. (10 664), Sutton, Zieles (3201), Solingen.
Klarigo
Laŭ kelkaj leteroj ricevitaj estas evidente, ke ne ĉiuj K-doj komprenis ĝuste la signifon de la decidoj de la P.K. k K.K. aperintaj en la n-o 337 de “S-ulo“. Neniam temis eksigi ĉiujn opoziciulojn. Opozicio estas eĉ ofte utila en organizo. Sed estas evidente, ke tiuj, kiuj bojkotas k rekomendas bojkoti la eldonaĵojn de organizo, ne havas lokon en ĝi. Tiajn opoziciulojn ni eksigas.
Eble kelkaj legantoj miros ĉe la konstato, ke la publikigata listo ne estas tre ampleksa. La kaŭzo estas jena: inter la subskribintoj de la opozicia deklaro estas multaj, kiuj ne pagis kotizon eĉ en 1930 k. a., kiuj ne realiĝis al SAT en 1931. Ili do ne estas membroj k sekve ni ne bezonas eksigi ilin.
P. K.
TRA LA MOVADO
KRONIKO
AŬSTRIO. Knittelfeld. La 30. aprilo okazis kursfinfesto; ĉeestis 36 geesp-istoj, inter ili gasto el Niklasdorf. Muziko, deklamoj, paroladoj de K-doj Pavlik k Greitner. Subtenis la feston la loka grupo de lab. radioligo, aranĝante radio-horon. Ankaŭ sukcesigis la aranĝon partopreno de l’ kursanoj el najbara loko Zeltweg, kie restis el 28 komencintoj 10 (en Knittelfd. el 24 restis 16). — GERMANIO. Malgraŭ decido post pasko enkonduki esp-on kiel instru-fakon en la senkonfesia lernejo de Penzig (Silezio), tio fakte ne okazis ĝis nun (ĉu pro tio, ke mankas la leĝe necesa konsento de la — naciista — lernej-inspektoro?). Ekzistas ja esp.-parolantaj instruistoj (lab. esp-istoj) en tiu lernejo, k ankaŭ la gepatroj ne kontraŭas la esp.-lernigon (sed ili ne riskas postuli!). (15 254.) — TURKIO. En la urbo Adana estas severe malpermesite lerni k instrui esp-on. Kvankam tio ŝajnas nekredebla, estas vero. Do mi estas devigita memlerni la lingvon. La policestraro malebligis al mi malfermi kursojn konfiskante ĉion (ŝlosilojn, vortarojn, kurslernolibrojn ktp.). Tamen estas permesate instrui esp-on en aliaj turkaj urboj. Mi estas jugoslavo, k pro la esp. afero nun ne rajtas akcepti laboron ĉi tie. Malgraŭ la malpermeso la intereso por esp-o estas vigla en ĉi tiu loko. (St. Mišak.)
NIA POŜTO
10 634. — Ni aperigos vian komunikon en la rubriko “Kontraŭ la dogmojn“. 17 245. — Via artik. aperos. 15 973. — Via artikolo aperos. 3958. — Manuskripto por “LNE“ ricevita k uzota. Red.
[REKLAMO p.8] Jam disvendiĝis pli ol 1000 ekz-oj de la Manifesto de la Sennaciistoj. Tio estas plej bona pruvo, ke la jam antaŭ nelonge aperinta verketo estas tre leginda k eĉ studinda. Neniu laborista esperantisto povas ĝin malhavi. Mendu senprokraste al jenaj adresoj: Britio: (3 pencoj) K-do Horace Walker, 25, Grimthorpe Terrace, Ash Road, Headingley, Leeds. Francio: (1,50 fk.) K-do L. G. Avid, 19 bis, rue J. B. Baudin, Villejuif (Seine). Germanio: (0,25 mk. g.) K-do J. Burger, Bruchstr. 47 a, Essen. Ankaŭ mendebla ĉe Administracio de SAT. Nederlando: (0,20 gd.) K-do F. Faulhaber, Marathonweg 15, II, Amsterdam. Norvegio: (0,30 oeroj) K-do M. Muribo, H. H. Rodes Vei 1, Bekkelagshögda, Oslo. Polio: (0,50 zl.) K-do St. Rostoniec, ul. Piekna 52, Varsovio. Usono: (0,10 cd.) K-do T. Veder, 24—29 Merchant St., Astoria, L. I. Leginte la broŝuron, k se vi aprobas ĝian enhavon, aliĝu al la Sennaciista Frakcio el membroj de SAT, kiu eldonas ĉiumonate hektografitan bultenon. Kotizo laŭvola. Por pliaj informoj skribu al K-do Veder, 24—29 Merchant St., Astoria, L. I. (Usono).
[REKLAMO p.8] LA ESTONAN POPOLON K ARTON konatigas al vi la maja numero de LITERATURA MONDO sur 32 paĝoj! Kun multaj ilustraĵoj! Mendu ĝin por 0.90 sv.fr. (P. 1.—) aŭ egalvaloro ĉe niaj reprezentantoj, ĉe ĉiuj esperantistaj librovendejoj aŭ ĉe la eldonejo de la gazeto Bleier Vilmos, Hungario, Budapest, IX. Boráros ter 6. Ni akceptas poŝtmarkojn el la eŭropaj landoj aŭ respondkuponojn.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
BRITIO
K-do A. Deacon, 49 Alexander Road, Alma Rd., St. Albans, kĉl, pri esperanto k liberpensaj temoj.
BULGARIO
K-do Todor Iŝev, str. Gladston 28, Plovdiv, kĉl. Gek-doj, pri div. temoj, L, PK, PI. Unufoje mi certe resp.
FRANCIO
— Ekde aŭgusto okazos en St. Junien ekspozicio. Sendu multnombrajn ekspoziciaĵojn al K-do Moreau Roger Fg. Pont-Levis, St. Junien (Hte Vienne).
GERMANIO
K-do Hans Lässing, Berliner Str. 229, Diemitz b. Halle, serĉas seriozajn gekorespondantojn el ĉl. Certe resp.
— 10 gelernantoj interŝ. L, PK, PI kĉl. Resp. garantiata. Skribu al: K-do Gottfried Wolfrum, Oelsnitzer Str. 107, Hof/Bayern.
K-do Heino Hirsch, Grüne Str. 10, Schwerin/M., dez. koresp. kun hebreoj el ĉl., pri ĉ. temoj.
— 3 K-doj dez. ŝakludi L, PK. Adr.: Alwin Sommer, Haldener Str. 24, Hagen/W.
HUNGARIO
— Lab. esp. grupo koresp. kun eksterl. K-doj pri lab. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Esperanto Grupo, Csillag ucca 2, Pesterzsebet.
POLIO
— Grupo de Ruĝaj Skoltoj koresp. kĉl. ruĝaj geskoltoj pri ĉ. temoj. Adr.: K-do H. Fronczak, Krochmalna, 83-a — 8, Warszawa.
SOVETIO
F. Semenov Bol. Kozihinskij per 28 kv. 57, Moskvo, kĉl. pri ĉ. t. interŝ. esp. librojn, gaz., PM.
Sekcio Rotterdam I
de l’ Fed. de Lab. Esp-istoj aranĝos la 17. junio LETERVESPERON. K-doj, tutmondaj, skribu pri ĉiaj temoj. Ni certe respondos. Adr.: H. Garten, Slachthuisstr. 20 b, Rotterdam (Holando).
Korespondadon
deziras “Tramista Esperanto-Klubo“ kĉl. gesamideanoj, L, PK. — Ni same serĉas kolektivan interrilaton kun tramistaj kluboj en la tuta mondo. Temo: ĉio, kio koncernas la tramvivon. Resp. garantiata. Adr.: Tramvojista Esperanto-Klubo, Sparvägsstationen, Malmö (Svedio).
Letervesperon
aranĝos Esperanto-Societo de Asch, fine de junio. Gesamideanoj el ĉ. landoj sendu L, PK, PI al: K-do Ernst Ludwig, Rosmariengasse 6, Asch. — Resp. garantiata.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La “malarmado“ de l’ Sanga Internacio | 281—82 |
| Respubliko en Hispanio | 282 |
| La lukto kontraŭ la drinkado en Sovetio | 283 |
| La klasbatalo tra la mondo | 283—84 |
| Tago el mia vivo | 284—85 |
| La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon | 284—85 |
| Pri la problemo de l’ Paco | 285 |
| Por nia distro | 285 |
| Scienco k Tekniko | 286 |
| Tra Esperantio | 286—88 |
| Korespondado | 288 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio).
N-ro 349, 11-a de junio 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
7-a JARO, N-o 349 — LEIPZIG, 11. / 6. 1931ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
[BILDO p.1 | 30,3,72,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
Unuamaja Tago k rasaj antaŭjuĝoj en Sudafriko
Dum dekkvin jaroj la Unuigita Unuamaja Komitato, reprezentata de la politikaj k industriaj laboristaj organizoj (blankulaj), daŭrigis la tradicion de l’ Unua de Majo laŭ pli malpli ĝusta spirito — depende de la cirkonstancoj k la organizoj ĝin partoprenintaj. Tiun ĉi jaron, tamen, difinita fendo okazis inter la celebrantoj de l’ proleta festotago en Johanesburgo.
La grada k senduba vekiĝo al metisindikatismo inter la indiĝenaj k negraj laboristoj, precipe tiuj influataj de l’ komunista partio, nature elvokis senton k deziron manifesti sian solidaron kun la ceteraj klasfratoj en la mondo. La UUK tutcerte rekonas ĉi tiun fakton, sed pro la eksterordinaraj kondiĉoj regantaj ĉi tie, en la rilatoj inter blankuloj k indiĝenoj, ĝi alprenis paradoksan sintenon al siaj nigraj samklasanoj, kio estas tute klarigebla k en vero efektivigata de la blankulaj metisindikatoj, de ĝi reprezentataj, dum la ceteraj tagoj en la jaro.
Do ni rigardas al UUK, manifestanta malpli multnombre ol iam antaŭe k okupanta pozicion sur la tereno inter poŝtoficejo k urbdomo. Ne multaj malnovaj sindikatanoj blankaj grupiĝas ĉirkaŭ ĉevaltrenata ĉaro, kiu servas kiel estrado por la oratoroj. La ĉaron dekoracias friso el blanka katunstrio ruĝlitere surskribita: “Unuigita Unuamaja Komitato”. Tute malestas la imponaj standardoj de la konstru- k minejlaboristaj unuiĝoj k aliaj de la antaŭaj jaroj; nek eĉ vidiĝas la malnova standardo de l’ batalanta proletaro. Parolas reprezentantoj de Laborista Partio, Minejlaborista Unuiĝo, Sudafrika Sindikat- k Laborist-Konsilantaro k. a.
La prezidanto parolas: “K-doj k amikoj, vin certe atingis kalumnia flugfolieto disvastigita hodiaŭ de tielnomata Afrika Unuamaja Komitato, kiu sugestas interalie, ke ni manifestu batalante…”
“En antaŭaj jaroj la Unua de Majo estis tago de batado k murdoj, sed hodiaŭ ni havas pacan manifestacion…”
[BILDO p.1 | 34,45,66,65] Foto: amaso da homoj kun ĉapeloj antaŭ estrado kun oratoroj, standardoj kaj konstruaĵo en la fono
Negro k blankulo sur sama estrado ĉe Unuamaja amaskunveno antaŭ la Johanesburga urbdomo (Sudafriko)
“Estus hipokrito niaflanke, se ni konsentus allasi indiĝenojn k kolorulojn manifestacii kune kun ni, kiam la ceteraj aranĝoj de la tago estos fermataj por ili…”
“Ni ne volas senrajtigi ilin de manifestacio, sed ili faru tion aparte…”
La parolado estas interrompata per siblado k fikrioj kontraŭ UUK de alia manifestantaro alproksimiĝinta la lokon. Baldaŭ ĉi tiu arego, kiu jam tramarŝis la stratojn, gvidata de kompartio k senlaborula organizo (blankula) okupas kontraŭan pozicion al UUK. En ĝi partoprenas, krom la du organizoj jam menciitaj, Junkomunista Ligo, meblarfarista unuiĝo (blankaj k nigraj anoj) k vestajlaborista unuiĝo (blankaj k nigraj anoj). Oni povas vidi la standardojn de kompartio k aliaj organizoj, ĉirkaŭ kiuj ariĝas trimil blankaj k nigraj homoj. Estas ankaŭ videblaj standardetoj kun diversaj devizoj kiel: “For la brita k afrika imperiismo!” (angle k holande), “Defendu Sovetion!” “Bruligu la pasportojn!”¹ (en indiĝenaj lingvoj) k “Ni postulas panon aŭ salajron!” (de senlaboruloj, angle k holande). Aparte okulfrapa estas ruĝa standardo bildiganta la figuron de nigra proleto disŝiranta la ŝtalan ĉenon lin ligintan — tio en la “koro” de blanka Sudafriko!
Entuziasma kantado k aplaŭdoj malordigas momente la kunvenon de UUK k ties prezidanto sugestas, ke oni ĉesigu sian kunvenon k transiru al la kontraŭmanifestantoj, sed tio estas malaprobata de la aŭskultantaro k la kunveno de UUK daŭras aparte.
Oratoro ekparolas k lia parolo estas tradukata holanden (de blankulo) k en du indiĝenajn lingvojn (de indiĝeno). Post li sekvas alia oratoro k la blankaj amikoj k malamikoj de la nigrarasuloj aŭskultas, por la unuafojo en la historio de la ora urbo,
¹ Tiu ĉi devizo estis la objekto de granda manifestacio indiĝena iniciatita de kompartio k indiĝenaj laboristaj unuiĝoj la 16-an de decembro 1930, en la urbcentroj de Sudafriko. Tiutempe, en Derbn (Durban), la loka sekretario de la kompartio, Johano Nkosi, k du aliaj indiĝenoj estis mortigitaj. La dato estas nacia — pro sia karaktero ankaŭ esence rasa — festotago k nomiĝas “Dingans Tago”. Ĝi havas sian originon en la venko de boeroj (holandanoj) super la armeo de Dingaan, la Zulua ĉefo, dum la tielnomata “Kafra Milito” proksimume antaŭ okdek jaroj. Kial la kompartio elektis tiun ĉi daton kiel decidtagon inter vekiĝinta indiĝena proletaro k ĝia blanka subpremantaro anstataŭ la tutmonda proletara Unuamajo, mi lasu al ĝi mem klarige respondi.
— paĝo 2 —
290 — SENNACIULOpublikan paroladon de nigra proleto.
Li parolas angle k estas bone akceptata. Diraĵo de la parolanto, ke la “blankaj senlaboruloj manifestas kune kun ni, ĉar iuj blankuloj nun ekkonsciiĝis k sin demandas, por kio utilas blanka haŭto, se oni devas malsati en sia propra lando!” elvokis ridegon k aplaŭdon. Li klarigas al aŭskultantoj la kaŭzon de la kontraŭmanifestacio:
“Niaj organizoj, kiuj konsistas el blankaj k nigraj anoj, delegis du indiĝenojn k du eŭropanojn por esti reprezentataj ĉe UUK. Oni respondis, ke la reprezentado estus akceptata, kondiĉe ke la indiĝenaj delegitoj estos retiritaj. Ni do starigis propran Afrikan Unuamajan Komitaton — k ni aŭdis, ke proteste du aliaj unuiĝoj eksiĝis el UUK.”
Dume UUK estis fininta sian kunvenon per kantado de “La Ruĝa Flago” — je kio AUK ne partoprenas — k formarŝas, dum fikrioj de ĝiaj kontraŭuloj ĝin akompanas.
Poste AUK finas sian kunvenon k mil partoprenantoj gvidataj de la Senlaborula Unuiĝo, ekmarŝas tra la centraj stratoj de la urbo. Preterpasante la plej grandan k luksan hotelon la marŝantoj penas perforte eniri ĝin, sed la pordoj estas fermataj kontraŭ ili k la polico, neniam forestinta, nun kolektas fortojn. La manifestantoj antaŭeniras k manifestacias kontraŭ la “Rand Club”, la plej aristokrata klubo de la lokaj riĉeguloj. Help-trupo da polico alvenas k interbatalo sekvas. Ses eŭropanoj, inter ili K-do Dajmond (Diamond), la gvidanto de la senlaboruloj, k du indiĝenoj estas arestataj. La amaso postiras la arestitojn ĝis la polica stabejo, sed fine disiĝas.
Posttagmeze UUK aranĝas sian ĉiujaran sporton en antaŭurba parko k vesperan dancadon en urbdoma halego; ambaŭ aranĝoj funkcias nur por blankuloj.
Malbona financa stato limigas la aktivecon de AUK k ĝi finas la Tagon per kunveno en ĉambrego de Laborist-Partia Klubo.
Estas bona signo k bona komenco! Kie regas plej forta rasa antagonismo, tie sekcio de proletaro solidare manifestas, sen diferenco pri haŭtkoloro, kontraŭ sia komuna malamiko. Tamen ni ne estu tro esperemaj pri baldaŭa k tuta forigo de la kolorbarilo en Sudafriko. La organizitaj blankulaj sindikatoj ne ŝanĝos sian ĝisnunan sintenon al la indiĝenaj k negraj laboristoj. Multaj indiĝenaj laboristoj tute forestis de nia festotago. ICU² ne partoprenis.
Ni ne supertaksu la ĉi-jaran sukceson — ebligitan pro la subteno de la blankaj senlaboruloj. Oni devas esti superoptimisto por fidi ĉi lastajn. Ili estis indignitaj pro senkompata neelekto al ili fare de ŝtataj k civitaj instancoj — ne klaskonscio ilin instigis.
La sinteno de UUK je l’ unua tago de majo ĝuste reflektas la pozicion de la organizita laboristaro en Sudafriko: Solidaro de abstrakta speco kun la tutmonda laboristaro; teniĝo de malkuneco en la limoj de sia propra kadro. Kio nur povas signifi malakcelon de la progreso krei sanan k batalantan laboristan movadon en la suda parto de la “malluma kontinento”.
MATERIERO (3958).
² Industria k Komerca Unuiĝo de Afriko. Kvankam nun skismigita, ĝi ankoraŭ grave influas la organizitajn k aliajn indiĝenojn.
PRI LA “KVINJARA PLANO”
Laŭ parolado de K-do Ĉlenof, membro de l’ angla-sovetia komitato k profesoro ĉe la advokata fako en la universitato de Moskvo
Persone mi aŭdis la detalojn donitajn de Ĉlenof pri la celo de la Plano, ne en tiuj kunvenoj, en kiuj ĝenerale flirtas la ruĝa flago, sed en speciala debatkunveno, organizita de unu el la plej burĝaj pac-asocioj (La nova Lernejo de la Paco), en kies honorkomitato troviĝas s-o Brian (Briand), la franca ministro por eksteraj aferoj. Tiu kunveno okazis la 8-an k 9-an de majo en Parizo. Ĝin prezidis s-o L. Marlio, prezidanto de la internacia aluminia kartelo k profesoro en la lernejo de politikaj sciencoj, samtempe eksperto ĉe la Ligo de Nacioj. La dabatantoj konsistis el: s-o J. Bartelemi (Barthélemy), profesoro ĉe la advokata fako en la Pariza universitato, sekve samgrada kolego de Ĉlenof; s-o Hoŝiler (Hoschiller), membro de la ŝtata subsekretariejo ĉe la naciekonomia fako; s-o J. Ljon (Lyon), advokato ĉe la supera tribunalo en Parizo, k s-o H. Rolen (Rollin), mara eksoficiro. Mi citis la nomojn de ĉiuj debatintoj, por ke oni ne supozu, ke temas pri ordinara aranĝo de simplaj amasgvidantoj, sed pri eminentaj personoj, kies elekto laŭ kompetento por pridiskuti tian problemon ne povus esti pli bona. Koncerne la ĉeestantaron, mi konfesu, ke la atmosfero estis sufiĉe burĝa k la kotizo ankaŭ sufiĉe alta por proleta monujo. Mi tamen, trapasante Parizon, ne hezitis.
La ĉambro estis troplena. Absoluta silento regis. La prezidanto petis, ke la rusa eminentulo bonvolu klarigi la celon de l’ “Kvinjara Plano” k aldonis, ĉu li povos difini la dilemon, kiu estas inter jenaj du opinioj: Ĉu vere la Plano celas tiom produkti je popolo k materialo, ke ĝia konkurenco en la internacia merkato okazigu panikon ĉe la kapitalistaj entreprenoj k provoku tiel la ekonomian militon k sekve senlaborecon tiom grandan, ke politikaj ribeloj eksplodu; aŭ ĉu ĝi celas nur industriigi Sovetion k stabiligi ĝian nacian ekonomion tiom, kiom necesas por efektivigi socialistan vivon en Sovetio laŭ la materialistaj principoj de Marks?
Ĉlenof, unue petinte senkulpigon pro la eble kripla franca elparolo (kiu cetere estis pli perfekta ol oni povas imagi), per moka ironio respondis al la aludo pri konstanta kresko de l’ sovetia loĝantaro: “La ĝenerala okcident-eŭropa opinio pri la kreskado de nia popolo estas, ke la bolŝevikoj entreprenis specialan taskon por fari kiel eble plej da infanoj. Se ĉe ni la loĝantaro pliiĝas konstante, tio ne signifas, ke ni faras infanojn popece, sed ke dank’ al la higienaj reformoj la mortado de l’ infanoj malpliiĝas k sekve la rezulton oni trovas ĉe la nombro de l’ vivantoj.” Li aldonis, ke se la Plano sukcesos, kiel oni esperas, Sovetio bezonos certe alvoki eksterlandan laborforton, pri kio simptomojn oni jam konstatas per la malapero de l’ senlaboreco, dum en la kapitalistaj landoj oni kalkulas la senlaborulojn laŭ milionoj. Revenante al la celo de l’ Plano koncerne la ekonomion li diris: “En ambaŭ opinioj ekzistas ĝermoj de miskompreno, kiuj necesigas lojalan analizon. Por tio mi citu la oficialajn kvocientojn de la statistikoj k ni komparu ilin kun tiuj de la kapitalistaj landoj.” Post tiu kompara analizo ĉiuj konsentis, k li daŭrigis: “Kiel vi povas konstati, ni ne havas intereson kaŝi al vi la celon de nia Plano. Nia celo estas industriigi tiom, ke la produkto sufiĉu al la raciaj bezonoj de ĉiu individuo. La superfluon ni eksportu interŝanĝe, t. e. organizu kiel eble pleje la diversajn industri-branĉojn, tiel ke ni bezonu enporti kiel eble plej malmulte da manufaktur-artikloj necesaj al la vivbezonoj de ĉiuj k povu eksporti la troprodukton de niaj manufakturoj. Tiel ni povas starigi la ekonomian nivelon de ĉiu individuo laŭ socialista vidpunkto, ne bezonante por tio provoki eksterajn ekonomiajn aŭ politikajn konfliktojn.
[REKLAMO p.2] Ĉu vi jam vidis la novan Sigelmarkon de SAT? Se ne, vi tuj mendu folion! Prezo: 1 folio (100 pecoj) nur 0.50 mk. g.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 291Oni riproĉas al ni, ke tio postulas de ni multe da penado. Efektive; sed tio estas nia afero k ni scias tre bone, ke se ni deziras efektivigi la materialistajn doktrinojn de Marks, ni devas preni sur niajn ŝultrojn ne nur la respondecon, sed ankaŭ la penojn. Germana proverbo diras, ke ‘en la teorio la vortoj interakordas, sed en la praktiko la aĵoj interbatiĝas’. Konsekvence, neniu motivo estas por kritiki la diferencon, kiu staras inter la silento de la teorioj de Marks k la bruo de nia praktiko. Kaj cetere eksterlande oni bruas pli multe pri nia Plano”. (Entuziasmo regas.)
Post pli malpli favoraj konsideroj de kelkaj elokventaj oratoroj, la talenta franca advokato Bartelemi ekflatis per anekdoto la francan elparolon de Ĉlenof, dirante, ke foje profesoro rakontis al siaj disĉiploj fabeleton pri monstro k ke ili jam tremis antaŭ la profesoro, kvazaŭ ili starus antaŭ la monstro mem. Se Ĉlenof tiel kapablis entuziasmigi la publikon per fremda lingvo, kio okazus, se la publiko povus aŭskulti lin en lia propra lingvo? S-o Bartelemi pridubas la statistikojn de Ĉlenof, dirante, ke li jam faris balotpropagandon, sekve scias tre bone, kion signifas la statistikoj. Li citis, ke ekz., kiom ofte oni enmanigis al li la statistikojn pri la porkoj ekzistantaj en lia departemento, li pridubis tiujn statistikojn pro tio ke neniu venis por kalkuli la porkojn, kiujn li posedis. La raportintoj simple diris, ke tio ne gravas, ĉar ja estas afero de l’ urbestroj, k ke tio sufiĉas por ne dubi. Poste li faris konklude pli ol 20 demandojn: pri la dumpingo, la malalta salajro, la preslibero, la troa produktado proporcie al la normala stato, la nivelo de l’ nacia ekonomio rilate al la rentumo de l’ troproduktado ktp. ktp.
Ĉlenof ne malpli talente respondis al Bartelemi, ke se li sciis lerte kompari lin kun la monstro, li tamen vane penos kompari la statistikojn de la sovetia registaro kun tiuj pri la porkoj de sia departemento. Li respondos nur al la demandoj koncernantaj la debatprogramon k ne la ceterajn: ne pro tio ke li ne povas, sed ĉar li ne volas.
Pri la dumpingo li diris: “Se ni eksportus sub la prezo de nia produktado, ni baldaŭ fiaskus en niaj entreprenoj k vane penus stabiligi nian nacian ekonomion. Tio estus kvazaŭ memmortigo. — Ni penas pli k pli stabiligi la realan salajron, la salajron konforman al la prezo de l’ vivbezonaĵoj, sed nia sistemo estas inversa al tiu de multaj kapitalistaj landoj, kiel ekz. Usono. Tie, laŭ onidiroj, oni plialtigas la salajron, por ke oni povu pli konsumi, k ni preferas produkti tiom abunde, ke la vivbezonaĵoj povu esti liverataj al la interna merkato kiel eble plej malmultkoste. Ĉu ni sukcesos aŭ ne, la tempo respondos pri tio. En multaj branĉoj ni ne nur sukcesis, sed eĉ jam transpasis la “Planon” k devis ĝin revizi k ampleksigi la limon en tiuj branĉoj, kiuj eble tro ampleksigitaj ne atingos la deziratan punkton, kio tamen ne signifas, ke ni ne atingis la iniciatitan planon, kiel oni pretendas riproĉi.
Pri la preslibero vi mem liveris al mi argumenton, dirante, ke Francio spertis tian malagrablaĵon nur dum la Napoleona diktatoreco, ĉar laŭ la diktatoro la libero taŭgas nur por kroni instituciojn, sed ne por ilin fondi, k iom post iom oni tamen akiris la plej demokratan liberon. Konsekvence oni ne miru pri tio, ĉar ni ankaŭ intencas fondi instituciojn por poste kroni ilin per la plej ampleksa libero.
Pri la troproduktado proporcie al la normo de l’ konsumo, mi diru, ke Francio ankaŭ bezonis tro konsumi proporcie al la normo, dum ĝi rekonstruis la detruitajn regionojn, k poste ĝi revenis al la normala stato, sekve ni ankaŭ esperas reveni al la proporcia normo, kiam ni finkonstruis niajn detruitajn regionojn. Por fini, mi diru, ke se nia naci-ekonomia nivelo diferencas de tiu de l’ kapitalistaj landoj, la kaŭzo estas simpla: dum tiuj ĉi landoj akumulas en oro la rentumon el sia produktado, ni investas nian en novaj entreprenoj necesaj al nia ekvilibro.”
Aplaŭdoj. La prezidanto senpene elmontris, ke la etaj diverĝoj en la debato tendencas favori la rusan oratoron k dankas pro lia brila parolado, aldonante, ke se fakte la Plano havas tian celon, la devo de ĉiuj pac- k progresemaj homoj estas subteni ĝin almenaŭ morale. Unuanima aprobo.
Soares.
La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon
(1. daŭrigo. Vd. n-on 348)
II. La faktoroj de l’ ekspansio
La ekspansio de Usono en latinan Amerikon formiĝas laŭ tute malsama aspekto, laŭ tio ĉu ĝi aplikiĝas sur la malgrandajn respublikojn de ili proksimajn, ekonomie malfortajn, kvankam havantaj grandegajn latentajn riĉaĵojn, k kronike tuŝataj de revolucioj, aŭ ĉu ĝi atingas naciojn pli malproksimajn, pli fortajn, pli bone regatajn. Tio cetere estas memevidenta: la usona ekspansio modifiĝas laŭ la kontraŭstaroj, kiujn ĝi renkontas.
En Centra Ameriko, la bankoj k trustoj, kiuj estas la du ĉefaj formoj de l’ ekspansio, trovis naturan helpanton ĉe la “Ŝtata departemento” kiu, por iuj oficrajtoj, samvaloras eŭropan ministerion por fremdaj aferoj.
Bankoj, trustoj k registaro estas ja ligitaj per komuno de interesoj k celoj, kio estas tute komprenebla k preciza.
Dum la grandaj entreprenoj etendas sian potencon k faras tre profitajn spekulaciojn ligante per pruntodonoj k kontraktoj la landojn, kies ĉefajn naturajn riĉaĵojn ili, iom post iom, eksplutos, “la Ŝtata departemento” instaliĝas ĉe la ĉefaj strategiaj lokoj, tien lokas karbostaciojn, ŝipajn bazojn, kiuj estras k ŝirmas la kanalon de Panamo, akso de l’ usona defendo ebliganta al ŝiparoj de ambaŭ oceanoj kunligiĝi, komerca vojo fundamenta por la havenoj de la orienta marbordo.
Oni povas diri, ke depost la hispana milito, kiu definitive malfermis al la usona ekspansio la vojojn al Antiloj k Pacifiko, la plimulto el spekulacioj faritaj per la grandaj interesoj en la landoj, kiujn apudakvigas la golfo de Meksikio, la pli granda parto el pruntedonoj konsentitaj de usonaj trustoj al registaroj de latinaj respublikoj, ne estis efektivigataj sen tio, ke kapitalistoj ne konsultis la kompetentajn oficejojn de l’ ŝtatdepartemento. Ĉi-lastaj ŝajnas volonte konsenti sian helpon pro la reciproka intereso de ambaŭ kontraŭuloj: intereso de la nacio, intereso de l’ privataj aferoj de la nacio.
La uzata metodo estas preskaŭ ĉiam la sama. Per pruntoj, kiujn ofte malgrandaj latinaj respublikoj neprudente petas, la grandaj entreprenoj subigas finance k ekonomie la landojn, kiujn malbona administrado, nekredeblaj — aŭ intence instigataj de usonaj kapitalistoj por efektivigo de siaj celoj — malpaciĝoj politikaj elmetas al ĉiuj enmiksiĝoj. Estas tre malfacile en tiu ĉi kazo apartigi ekonomion de l’ politiko. Se, efektive, tiuj landoj ne plenumas sian promeson k ne pagas altajn rentojn, aŭ se ribeloj naskiĝas, kio okazis tre ofte, la bankoj k la trustoj vokas helpe la ŝtatdepartementon, kiu tuj sendas ekspedician korpuson por, laŭ la tradicia esprimo, ŝirmi la vivon k bienojn de usonaj civitanoj.
Kompromiso fariĝas tiam kun la registaro de la lando, kiu reliefigas ĝian ekonomian dependon, aŭ tiu registaro estas faligata, kio faciligas novajn balotojn sub la usona kontrolo. La soldatoj retiriĝas post la kontrakto de traktato samvaloranta kiel ekonomia protektorato, sed ne tuŝanta la politikajn liberojn. Tiu kontrakto supozas ordinare klaŭzojn, agnoskantaj necescon de nova prunto, antaŭkalkulantaj garantiaĵojn — precipe doganojn — k difinantaj programon, kiu planas uzi la riĉaĵojn de la lando, konstrui vojojn, starigi fervojojn, ktp.
— paĝo 4 —
292 — SENNACIULOLA KLASBATALO TRA LA MONDO
Nacisocialistoj provokas en Germanio
Je la 21-a de majo marŝis vespere en Ŝtutgart tra laborista kvartalo Heslaĥ proksimume 200 nacisocialistoj kun standardoj sub la ŝirmo de l’ policistaro. Ĉiun nacisocialiston gardis preskaŭ unu policisto. Kvankam la faŝistoj estis armitaj k spite tio, ke estas en urbo Ŝtutgart sufiĉe konate, ke la laboristaro de Heslaĥ neniam toleros ilin en lab. kvartalo, la policistaro nenion entreprenis por malhelpi tiun manifestacion. Sekve de tio okazis egaj interpuŝiĝoj. Spontanee, sen diferenco de partipolitika tendenco, la loĝantaro de Heslaĥ dece akceptis la nacisocialistojn. Pluvis ŝtonojn, bierbotelojn ktp. sur la faŝistojn k la popolo intencis bari la vojon por ilia pluenmarŝo. Sed la policistaro dispelis la homojn starantajn sur la stratoj k subtenis la faŝistojn, kiuj lastaj profitis la bonan okazon k pafis, tranĉilvundis laboristojn. Eĉ tute ne partoprenintajn personojn persekutis la policistoj, arestis kelkajn proletojn, svingis la gumbastonojn sur maljunajn gelaboristojn. Anstataŭ kontraŭbatali la provokantojn, la policistoj aranĝis stratbatalojn kontraŭ la proletojn k tute ne ĝenis la faŝistojn. De nun ĉiuj kunvenoj sub libera ĉielo estas malpermesataj.
Ulo (11 067).
Batalo de japanaj oficistoj kontraŭ salajra redukto
La ministaro decidis aprobi la intencitan salajran redukton por ŝtataj oficistoj je maksimumo de 25% k minimumo de 5%. Tiu redukto estu aplikota kontraŭ ĉiuj oficistoj, kies monata salajro superas 100 jenojn. Tiel la ŝtato ŝparos 7—8 milionojn da jenoj jare. La kontraŭagado kontraŭ la malpliigo de l’ salajroj, vigle komencita, daŭras precipe ĉe la poŝtistoj k fervojistoj. La fervoj-oficejestroj decidis en kunveno are eksoficiĝi, se la redukto estus aplikata. Pli ol 30 mil fervojistoj jam eksoficiĝis sekve de tiu ministrara decido. Eksterordinaraj rimedoj estas aplikataj por gardi la sekuron de l’ fervojliniaro, precipe de tiu linio, kiun devas uzi la vagonaro, kiu rekondukas la imperiestron al Tokio, ĉar oni timas, ke la fervojistoj atencos kontraŭ ĝin. Vera sieĝa stato regas sur tiu ĉi linio.
Hut.
Post la manifestacioj en Svedio
La just-ministro elpaŝis per juĝa akuzo kontraŭ kvin komunistajn gazetojn, inter ili la gvid-organoj de l’ de Moskvo sendependa sekcio k ankaŭ de la ortodoksa kompartia sekcio, kun motivigo, ke ili insultis la registaron okaze de l’ lastdataj interbataloj en la distrikto de Aadalen.
Rol.
La diktatoreco en Egiptio
La ĉefministro de l’ reĝo Fuad, la diktatoro Sidki, forpelinte la malnovan naciistan parlamenton, en kiu la Vafd-partio reprezentis 95%, nuligis ĉiujn publikajn liberojn k kreis tre malsimplan elekt-sistemon, tiel ke la elektoj, kiuj komenciĝis la 15-an de majo, daŭros ĝis junio. Stariĝis kontraŭ li granda opozicio el liberaluloj iam kunligitaj kun li, k granda parto de l’ malriĉaj kamparanoj k kun ili la urbaj laboristoj fortigis tiun opozicion, ribelante kontraŭ la diktatoron. El tio rezultis la sangaj kolizioj de Beni Suef k Bulak.
Md.
Transportlaborista striko en Katalunio
La striko de l’ transportlaboristoj k fiŝkaptistoj en kataluniaj havenoj malkovris la amplekson de l’ konflikto reganta inter la diferencaj sindikatoj (Generala Unuiĝo de Laboristoj k Nacia Konfederacio de Laboro). 8000 personoj partoprenis en granda transportlaborista kunveno aranĝita de l’ unueca revoluciema sindikato transportista. Ĉiuj oratoroj, inter ili reprezentantoj de aliaj sindikatoj, kiuj helpis al siaj K-doj, atakis forte la Ĝeneralan Unuiĝon de Laboristoj k la laborministron Kabalero. Ili deklaris sin por la momento kontraŭ ĝenerala striko, ĉar tia malutilus al la interesoj de Katalunio k favorus la projektojn de l’ Ĝenerala Unuiĝo (kiu deziras etendiĝi en tiu de ĝi ĝis nun ne trapenetrita regiono). Ili diris, ke ili posedas rimedojn por triumfi sen bezoni la ĝeneralan strikon. Ambaŭ sindikataj unuiĝoj deziras havi la gvidadon en la striko (kies sorto en nuna momento — 29. majo — ankoraŭ ne estas decidita).
N. N. P.
Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en “S-ulo” respondecas la aŭtoroj.
Tiaj plibonigoj eble profitas iom al indiĝenoj, kiuj gajnas je sendanĝereco k je riĉo. La ekzemplo de Kubo estas okulfrapa tiurilate. Kompreneble, la kontrakto favoras al usonaj kompanioj, kiuj aĉetos je tre bonkondiĉaj prezoj vastajn terspacojn, ĉu minejojn, ĉu plantejojn (Unuigita Frukt-K-io, Usona Sukera Korporacio, ktp.). Fine, la bazaj industrioj trovos ankaŭ sian profiton, ĉar la parto de l’ prunto, kiu ne estos destinata por renormaligi la financojn de l’ ŝtato, estos elspezita per aĉetado de usonaj varoj por konstruoj, maŝinoj, vojoj k ĝenerale por la ekonomia ilaro.
(Daŭrigota.) Kompil-tradukis M. Roux (132).
[REKLAMO p.4] Por relative tre modera sumo vi povas akiri libron de daŭra valoro: PLENA VORTARO DE ESPERANTO. La unika lingva konsultilo por ĉiu esperantisto! 536 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: bindita 10 mk. g., broŝ. 9 mk. (afrankite). SAT 23, rue Boyer, Paris XX, aŭ Colmstr. 1, Leipzig O 27.
Pri la problemo de l’ Paco
Leginte en “S-ulo” la diversajn respondojn k atakojn al mia supratitola artikoleto en n-o 340 mi volus ankoraŭ pli klarigi miajn pensojn k ideojn. Oni multe skribis k sentas sin ofendita. Mi tre miras pri tio. Mi nur demandis, ĉu efektive en Sovetio la eduko de la infanoj estas tia, kiel mi legis en nomita sovetia revuo. Se estas tiel, mi bedaŭras k ankoraŭfoje mi ripetas, eĉ post la legado de l’ diversaj respondoj: Ĝi ne estas bona eduko! Ĝi ne taŭgas!! Ĉu mi havas rajton aŭ ne, ĉu mi estas patrino aŭ ne, — mi asertas, ke tiel longe kiel ekzistas soldatoj, armiloj ktp., ĉu ruĝaj aŭ ne ruĝaj, tiel longe milito daŭros!
Unu K-do parolas pri “geometrio de l’ vivo”. Pardonu al mi, K-do, mia artikolo estis tre simpla. Mi estas laboristino k ne ŝatas la pezajn malsimplajn vortojn. La afero ne bezonas multajn klarigojn. Ĝi estas tre facila enigmo. Oni povas solvi ĝin tre bone. Kiuj faras ĝis nun ĉiujn militilojn, kuglojn, pafilojn ktp.? La laboristoj! La solvo jen estas. Laboristoj, ne plu faru ilin! Sekve, milito forestos!
Dua K-do konsilas veni al Sovetio. Kara K-do, mi estas tre malriĉa k loĝas tre malproksime, en Amsterdamo. Sed kredu al mi, se mi povus, mi certe venus, ĉar mi tre volonte vidus la progresojn de Sovetio. Ŝajnas tamen, ke vi pensas, ke mi estas kontraŭ Sovetio? Kial? Miaj demandoj nur rilatis la infanojn!
Tria K-do asertas, ke ekzistas efektive diferenco inter milito k milito. Mi diras: “Homo, kiu mortigas, ĉu devigite aŭ ne, ne plu estas homo. Ĝi estas malpli ol besto, kiu perdis la cerbon.” Eble nun vi pensas, ke mi lasas min bati sur la dekstran vangon k poste prezentos la maldekstran. Ne eraru, Gek-doj! Sed neniam k neniam mi armos min per mortigiloj.
Kvara K-do demandas, ĉu malgraŭ
— paĝo 5 —
Ĝenevo, Lokarno ktp. ni ne iras al milito. Mi certe ne neos tion, sed ne rigardu al aliaj personoj. Rigardu vin mem! Se ĉiu por si mem agus laŭ propra iniciativo, la militoj jam delonge estus malaperintaj k la militilojn oni konservus en muzeoj.
La lasta K-do estas iomete tuŝita. Mi bedaŭras. Ĉu mi havas infanan iluzion, ĉar mi petis kelkajn informojn? Mia alvoko “estas voko en dezerto”. Ne gravas, K-do! Ĉu ne la voko de d-ro Zamenhof estis tia sama? Ĉiu historia evoluo bezonas pionirojn; k mi eĉ ne jam estas unu el ili. Kara K-do, mi ankoraŭ ne havas infanojn; ĉu pro tio mi ne rajtas kritiki la edukmanieron de Soveta ŝtato? Vi timas ŝtelrompojn, k sekve vi ŝlosas la dompordon. Bone! ankaŭ en Amsterdamo oni faras tion. Sed ĝi ne tuŝas miajn demandojn. Vi forte eraras pensante, ke mi apartenas al iu ajn partio. Mi ne estas partianino. Mi estas libera homo. Ne plaĉas al mi submeti min al ia ajn dogmo aŭ diktatoreco. Kvankam eble mi havas infanan iluzion, mi tre bone scias, kia estis la teniĝo de l’ socialdemokratoj dum la milito 1914 ĝis 1918-a.
Ĉu mi ne havas la rajton diri, ke milito restas milito, sub kia ajn formo? Se mi ne havas ĝin, mi tamen prenos ĝin. Mi kuraĝas kriegi, ke patrino, kiu instigas siajn infanojn al milito, ne estas patrino! Je dioj mi ne kredas, sed mi kredas je la devizo: “Kion vi ne volas ke oni faru al vi, ankaŭ ne faru ĝin al aliu!”
K-dino 15 408.
ĈU LA GEK-DOJ ŜATAS MALDECAĴOJN?
Ĉu mi estas unuopa en mia malŝato al kelkaj artikoloj el “S-ulo”, aŭ ĉu aliaj legantoj ankaŭ sentas naŭzon pri la maldecaĵoj kelkfoje publikigitaj?
Antaŭe (n-o 176) ni devis legi pri la malpuraj kutimoj de iu afrika indiĝenaro. Sufiĉus, kredeble. Sed ne; poste (n-o 262) iu K-dino rakontis pri sia unua nasko k sekva zorgo al la infaneto; ĉio estis antaŭmetata, ĝis sciigo pri la plej naŭza funkcio de l’ korpo. Civilizitaj homoj ja havas necesejojn, kun ŝlosiloj, do en nia literaturo ni ankaŭ ŝlosu la pordon k tiel evitigu al aliaj legadon pri malpuraj, seninteresaj detaloj, kiuj povas mokigi nian ĵurnalon k kredeble hontigi la malfeliĉan infanon, se ĝi estonte legos la koncernan rubrikon. Eĉ ni rimarku tiun vorton: “necesejo”. Tiel nominte la ejon, ni kvazaŭ dece kaŝas la veran signifon k tiu deco estas nur parto el la konsento inter civilizitaj personoj, ne trudi al aliaj iajn neeviteblajn funkciojn de nia korpo.
Kuraĝigite per ĉi tiuj k aliaj priskriboj, elpaŝas pederastiulo, kun peto, ke ni simpatiu al li. Egalrajte iu “sadisto” povus ankaŭ pledi por ricevi nian kompaton. Aŭ “elmontremulo”. Sed eble la plej vomigan skribaĵon oni trovas en la n-o 346; ĝi ja kreas en la menso inkubon kontraŭ la monstra abomenaĵo prisciigita!
Ĉio ĉi estas nenecesa en nia organo. Eble oni devus scii pri la teruraj spertoj de kuraĝegaj Gek-doj en la malliberejaj inferoj, kvankam oni povas nur furioze priplori sian senpovecon helpe kontraŭstari. Sed babilado pri perverso ne havas pli da rilato al la klasbatalo ol havas brunaj aŭ bluaj okuloj k la leĝoj, kiuj celas protekti eblajn viktimojn de la seks-nenormaluloj, estas ĝuste el tiaj leĝoj ne speciale “burĝaj”; eĉ oni povas rimarki, ke burĝoj estas ofte trafitaj de ili (ekz. estis la fama proceso kontraŭ Oskaro Uajld (Oscar Wilde). Mi kredas, ke la konstanta, senkaŝa aludo al tiaj fi-flankoj de l’ homa vivado povas malbone efiki, alkutimigi al abomenaĵoj, ĝis tiuj ŝajnas preskaŭ normalaj. Ilia taŭga loko, laŭ mi, estas en patologiaj verkoj, malĉastaj libroj k (en okazoj, kiel tiu de la kompatindaj rusaj K-doj, kiuj devas civilizi sovaĝulojn) en oficialaj raportoj.
Do, se la plimulto el la legantoj de “S-ulo” samopinias, mi sugestas, ke oni ne plu publikigu maldecaĵojn k ke la malplimulto aĉetu la Sanktan Biblion k aliajn malĉastajn verkojn. Se, kontraŭe, mi estas inter malplimulto, mi volonte cedos k bedaŭre rezignos. Mi eĉ tiam proponos, ke la koncernaj artikoloj estu ilustritaj, ĉar se verkindaj, kial ne ankaŭ ilustrindaj? (509)
NI SAT-ANOJ ESTU RACIAJ!
En “S-ulo” n-o 346 K-do Gerthofer priskribis en “Eksterordinara tago” tre interesan laboristan vivo-tagon. Vere mi neniam vizitis ferfandejon kun fandfornegoj, kvankam en mia regiono troviĝas similaj fabrikoj, kiuj laŭ mia scio ĉefe estas elektre funkciigataj. Pro tio ili verŝajne tre diferencas de la fajre hejtata ferfandejo en Dimlaĥ.
Mi trovis lian priskribon treege interesa; necesas ja, ke “S-ulo” konigu la martiran vivon de laboristoj en tuta mondo, por kuraĝigi ilin k ribeligi. Sed kio mirigas min, estas la komparo de K-do G. Li diras (1-a kolono, 26-a linio): ‘Enrigardante la fornon mi havis terure belegan vidaĵon. Kvazaŭ infero . . .‘ Kaj en 2-a kolono, linio 29: “La eliĝanta fajra fluidaĵo disvastigas vere inferan varmegon.” Ĉu K-do Gerthofer jam vizitis inferon? Tiuj komparoj laŭ mi estas malraciaj k eviteblaj en “S-ulo”. Mi ne timas aserti, ke K-do G., nek cetere iu alia, neniam vidis nek vidos inferon, tial ke ĝi ne ekzistas. Nepre ni evitu fantaziaĵojn en niaj priskriboj k estu ni raciaj.
Coll (7998).
Mia vidpunkto pri Hispanio
Ĉi sube ni presigas en resumita k tre mildigita formo la rimarkojn de K-doj 17 118 k 14 884 pri la demando k speciale pri la konstatoj de K-do F. Martin aperintaj sub sama titolo en n-o 346. — Red.
Neniu klarigis sufiĉe pri la karaktero de l’ “Comites paritarios” (Komitatoj el egalrajtigitoj) kreitaj de Primo de Rivera k la socialista estraro. Ilia celo estis servi al la burĝaro en malsukcesigo de ĉiu laborkonflikto. Dum pasintjara konflikto de la laboristoj de l’ fomento (? Red.) la “Comites paritarios” batalis kontraŭ la strikantoj, helpitaj de Martinez Anido k lia policanaro. K-do Martin prisilentas tiun aferon. Li ankaŭ ne povas nei, ke la estraro de l’ socialista partio kunlaboris kun Primo de Rivera. La nuna socialista laborministro subtenas la “Comites par.” por malebligi disvolviĝon de l’ revoluciema Nacia Konfederacio de Laboro (N.K.L), al kiu aliĝis post ĝia rekonsistiĝo multaj anoj de l’ U.G.T. (Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj). La U.G.T. preskaŭ ĉiam estis helpata de l’ diversaj registaroj, dum ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj la nuna registaro fermis NKL-sindikatojn en Kadiz k enkarcerigis multajn sindikatanojn. P. Tegero (17 118), Sabadell
Laŭ la artikolo de F. Martin la legantoj devas konkludi, ke la hispana diktatoreco estis paradizo. Por ĝustigi, mi demandas, kiam la sindikatistoj faris kongreson kun likvida decido en Valencia? Ĉu la socialistoj ne kunlaboris kun la diktatoroj (ekzemple la ĉefgvidantoj L. Kabalero, Saborit k. a., akceptante postenojn)? Ne! la U.G.T. faris neniun strikon; estis la laboristoj-U.G.T.-anoj, kiuj strikis sen ordono de l’ komitatoj, ĉar ili estis lacaj atendi iun plibonigon de la “Comites paritarios”. Kiam la 11-an de majo ĉi-jare ordonis ĝeneralstrikon la N.K.L., sekve de l’ monarkistaj provokoj, la U.G.T. disdonigis manifeston kontraŭ la N.K.L., alvokante ne ĉesigi la laboron por ne bari la “ordon”. En provinco Andaluzio la tuta grundo apartenas al nur kelkaj aristokratoj; sed la laborministro Kabalero ne deziras la disdonadon de l’ grundo al la kamparanoj (pretekste ne voli krei novajn mastrojn); li diras: “Ni nun dekretos la kolektivan farmon; tiu metodo multe sukcesas en Rumanio k Italio.” Roig (14 884).
— paĝo 6 —
[BILDO p.6 | 9,8,93,19] Kaplinia desegnaĵo de la junulara paĝo: du stiligitaj junuloj kun flagoj ĉe kvinpintaj steloj kun la surskribo «SAT», inter ili la granda titolo.
JUNULARA PAĜO
SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.
Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstr. 14 Neckarsulm (Germanio).
ONANADO
99 el 100 homoj onanas aŭ onanadas laŭ la aserto de fama germania sekspsikologo. En la jaroj de seksmaturiĝo la gejunuloj iel estas atentigataj pri onano k ĝin praktikadas.
La onano estas ĉiam prezentata de la hipokrita burĝa socio, kiu volas ekstermi ĉi tiun kutimon, per troigitaj neveraj asertoj pridanĝeraj. La burĝoj evitas vereme pritrakti la socioproblemon k minacas al senhelpaj gejunuloj ĉiel katenitaj per monstraj profetaĵoj pri ruiniĝo korpa, same kiel la eklezio pri ruiniĝo “anima”!
Kial tamen la burĝaro fibatalas kontraŭ onanuloj? Burĝismo k kapitalismo estas sistemoj individuismaj, liberalismaj. Ili estas nesociemaj. Onano estas faro individuisma. Ĝi elmontras plej efike la danĝeron de nesociemo, kiu kondukas al ruiniĝo k kadukiĝo de la socio mem. La kapitalisma socio havas iagradan intereson pri la prospero de la laborbrakoj, nome laŭ bezono de la profitinteresoj, ĝi tial konsideras individuisme la problemon k ne socialisme.
Eĉ la plej kruelaj malkuraĝigoj ne nuligos onanon. Ankaŭ nura konsilado al gejunuloj ĝin ne forigos. Onano neestos nur en socio, kiu ebligos al la geanoj vivi atentante naturajn postulojn. En tia socio forestos la psikon depremanta timo pri eventualaj sekvoj de koita (sekskuniĝa) ĉirkaŭpreno, ĉar la higiena tekniko liveros rimedojn taŭgajn por antaŭgardo. Tiu socio ne brulmarkos patrinon neŝirmatan de bonmor-kodo en nuna socio; male, ĝi ĝoje salutos la naskon de kunsociano, kiu produktante pliriĉigos la socion. Beletraj predikoj estas senefikaj: Ni estas produktoj de la kapitalisma sistemo. Ĝi devas cedi al socialismo. Plirapidigi tiun ĉi procezon estas nia tasko. Nian forton ni devas koncentrigi al renverso de la kapitalregado. Individue ni ne povas venki onanadon en socio, ĉe kies branĉo tiu fifloro tiom disvolviĝas. Gek-doj, kunrotiĝu! Dum decidbatala fazo ni ne hontu pri konfeso k analizo de tio, kio estas. Kiel geŭloj [?] celantaj al komunismo ni interhelpu k plenstreĉu nian forton al detruo de l’ nuna sociordo, per venko super kiu estos forigitaj la kondiĉoj de onanado.
Ankoraŭ vorton pri ĝia fiziologia danĝero. Laŭ esploroj faritaj de sekspsikologoj onanado ne estas detrua al la korpa strukturo. Sendube ĝi malboninfluas al kuniĝemo kun aliseksulo, kion rebonigi oni ne ĉiam sukcesas. Multe pli danĝera estas la nescio k tialaj konsciencriproĉoj. Memhipnoto pri malplivaloreco pelas onanulon al kaŝaj lokoj, kie lin venkas la kutimo k melankolio.
Kiel jam indikite, neeblas en kapitalisma socio “helpi al tiaj Gek-doj (ni)”. Kion ni faru? Ni sincere parolu pri la problemo, interhelpu, instigu al la vojon al venko, kiu estos certa nur en komunismo. Psalmojn pri “seksa puro” de superhomoj, moraluloj k pastroj ni malakceptas.
A. S. (10 580).
KIO ESTAS JUNULARO?
Tiel demandas K-do Moravec. Laŭ mia opinio, junularo konsistas el fiziologie junaj personoj. La tuta oficiala laboro estu farata de kapablaj gejunuloj. Se estus permesate al maljunuloj kunagi, oni devas zorgi, ke ĉi tiuj ne superregu, k se ili sin montrus ne kapablaj akcepti la novajn ideojn de pli juna generacio, ili estu eksigataj.
Tro ofte oni aŭdas, ke la junaj estas gvidataj de la maljunaj, ĉar ĉi lastaj estas pli spertaj. Mi rifuzas konsenti tion. La spertoj de maljuna generacio ne taŭgas por malhelpi la malfacilaĵojn antaŭ juna generacio. Vivo ĉiam ŝanĝiĝas. Mi nomas tiujn junecaj, kiuj povas sukcesplene kunlabori inter gejunuloj. Decidi, ĉu estu aĝlimo, estas malfacila tasko, ĉar se oni fiksas aĝlimon, oni forbaras tiajn Gek-dojn, kiuj povus k deziras helpi la movadon. Samtempe, se vi akceptas tiujn, vi devas ankaŭ akcepti tiajn, kiuj eble estas kore junaj, laŭ sia propra opinio, sed ankoraŭ konservas malnovajn ideojn.
En la nuntempaj vivkondiĉoj la plej multaj gelaboristoj, speciale virinoj, tro rapide maljuniĝas, ĉefe pro loĝado en domaĉetoj, malriĉo k ĝiaj zorgoj, malbona nutraĵo k malsano. Mi ofte rimarkas la diferencon inter tiuj, kiuj laboras en freŝa aero k tiuj, kiuj laboras en fabrikoj. La unuaj aspektas multe pli sanaj k junaj ol la aliaj k vivas pli longe.
Estonte, kiam plane vivos la homaro, la gehomoj estos ankoraŭ junaj havante 40 aŭ 50 jarojn. Dume ni kiel progresemaj gejunuloj povas —, ne, ni devas zorgi niajn korpojn k instrui al aliaj fari la samon, por ke la venonta generacio estu pli forta, pli kuraĝa k vivu pli longe ol ni.
Se la socialista junularo de mia generacio, speciale ni en SAT, pli efike manifestus per ekzemplo veran socialismon¹, la tago ne estus malproksima, kiam la gejunuloj el la tuta mondo havos la ŝancon plene ĝui sian junecon.
K-dino Evo Wilson (16 340).
¹ Al mi estas absolute malklare, kiel oni povas manifesti socialismon en kapitalisma lando kiel Anglio. Treege necesas fari programon pri nia tasko k nia laboro. Tiucele mi ja proponis jam dumkongresan fakkunsidon. A. S.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”
Kian taskon devas plenumi la Junulara organizo?
Tiu ĉi demando estas nur unuecela. Ĉiu klaskonscia laboristo scias, se la gejunuloj ne estas preparataj dum sia juneco, ke malmulte oni jam de ili atendas, kiam ili maljuniĝos. La hodiaŭa junularo bezonas ion por sin teni, aŭ — subiĝos en la koto de la nuna tempo. Ĉie atendas danĝero, en la urbo same kiel en la vilaĝo. Estas la ĉefa tasko de la junulargrupoj klerigi k klerigadi. Ni scias, kiom malmulte donis al ni la popollernejo, k al studantoj oni ankaŭ ne instruas la rektan sociologion. Ni lernis iomete kalkuli, skribi k preĝi, k kion pli? Pri la historio nenion, kio povus utili al ni. Ĉiu nacia lernejo instruis la lernantojn nur pri samnaciaj herooj, k la fremda nacio ĉiam estis insultata, mokata. Post la lasta milito oni povis multon observi, kio malfermis niajn okulojn. Por ni, kiuj estas gvidantoj de niaj rondetoj, estas malfacila laboro, ĉar kelkfoje oni ne bone scias, ĉu ĝi estas la ĝusta vojo, laŭ kiu ni edukas. Singardemaj ni devas esti por ne ion rompi en la mola koro de la gejunuloj. De ni dependas, ĉu ili progresas aŭ sufiĉe fortiĝas por la batalo en estonto. Estas ankaŭ diversmaniera la eduko, kiun ili ricevas ie ajn. Mi povas observi en niaj najbarvilaĝoj ankoraŭ saman burĝemon: Dancado, fikonversacioj, pro kiuj mi ĉiam hontas, ĉar en tio mi vidas la malvenkon. Eĉ ero da vera Socialismo ne lumas inter ili. Mi estas vilaĝano k diras nur
— paĝo 7 —
“Jes!” mi respondas kolere, aŭdinte tiel malesperan respondon.
Tiuj ĉi junuloj, kiuj perdis la antaŭjuĝon de la “amo al patrio”, perdus la vivon, se la maŭroj ekribelus kontraŭ la hispana premado, batalante k mortigante homojn, kiuj deziras liberon. Tamen ne estas ili pretaj morti por forĵeti por ĉiam la kaŭzon, kiu povas sekvigi ilian morton k sekvigas la perdon de la plej elementaj homaj rajtoj.
Mi estas junulo pri ĉio mokeme ridanta, sed en tiu ĉi okazo mi estas serioza. La malalta pensmaniero de miaj kunuloj ŝtelas mian rideton . . .
“Frenezulo!” krias apud miaj oreloj unu.
“Nu, jes,” mi laŭte ridas respondante: “Vi certe pravas: en la nunaj tempoj neniu estas saĝulo. Aŭ oni freneziĝas aŭdante la stultulojn, aŭ oni stultiĝas aŭdante la frenezulojn.”
A. Sevilla (11 585) en Maroko.
EL MIA VIVO
Jam antaŭ jaro vi povis legi en “La Lernanto” tagon el mia vivo. Intertempe mi ĉiurilate multe progresis. Nun mi jam bone parolas k komprenas esperanton. Antaŭ nelonge mia patro foje konstatis, ke mi scipovas pli ol 200 vortojn, sed post tiu tempo mi jam lernis novajn. Bone mi scias la nomojn por miaj diversaj korpopartoj; eĉ montriĝis, ke mi scias vorton, kiun ne konis mia onklino Elnjo, malgraŭ ke ŝi estis taksata kiel perfekta esperantistino. Ankaŭ la esperantajn vortojn por miaj ludiloj mi bone scias, same por la mebloj k antaŭ ĉio por la manĝaĵoj (tio estas precipe grava por mi, mi estas tre manĝema). Mi ankaŭ esperantlingve nombras de 1—10.
Sed nun ne eble kompatu min k pensu, ke mi estas tro ŝarĝata per la lernado. Tute ne! Mi kvazaŭ lude lernas la novajn vortojn k encerbigas ilin; estas amuze por mi, ripeti ĉiun aŭditan novan vorton. Ĉefe mi lernas esperanton per mia patro, ĉar li plej ofte esperantlingve interparolas kun mi; mia patrino ja ankaŭ estas esperantistino, sed ofte ne ema al esperanta parolado.
Sed nun miru: Mi jam varbis novan lernanton; estas nia najbaro, kiu interesiĝis pri esperanto, aŭdinte min, k lernis ĉe mia patro. Nun li jam estas fervora adepto.* Ankaŭ liaj infanoj k bogefratoj nun jam parte komprenas k parolas nian lingvon.
Eble vi nun imagas, ke mi estas tre serioza infano. Sed tiam vi eraras, mi eĉ estas konata inter niaj konatuloj kiel gaja infano. Tre volonte mi ridas, ŝercas, petolas, saltas, kuras, gimnastikas k ludas. — Mi cetere havas tre bonajn gepatrojn, kiuj penas doni al mi tiom da suno k ĝojo, kiom eblas. Tre ofte ili promenas, ludas k kantas kun mi, pri kio mi tre ĝojas. Ili vivas vegetare k mi ricevas nur bonkvalitan nutraĵon laŭeble (miaj gepatroj estas malriĉaj, nun mia patro jam delonge estas senlabora). Ili ankaŭ ne kaŝas siajn korpojn antaŭ mi ĉe lavado k mi verŝajne ĉe maturiĝo ne havos tiajn animajn konfliktojn, kiajn havis la plej multaj nun plenkreskaj homoj, ĉar mi jam nun konas la diferencan aspekton de la seksoj.
Por mi la tempo vespere antaŭ la enlitiĝo estas la plej bela, kiam mi nevestite povas kuri k salti en la ĉambro. Mi tre bedaŭras, ke ne ĉiuj infanoj havas tiom saĝajn gepatrojn kiel mi. Ofte mi vidas sur la stratoj malbone flegatajn infanojn, sed ne ĉiam nur la gepatroj kulpas, ofte kaŭzas tion troo da infanoj k laboro.
Miaj gepatroj ankaŭ volas eduki min al komuneca sent- k agmaniero, kio estas iom malfacila.
Verkis por Fredel Löwe (2 jaroj 7 monatoj) lia onklino (2055).
LA MUSO
Pa(tri)njo estas elirinta. Mia frato Joĉjo faras siajn lerntaskojn. Mi havas bildlibron k rigardas la sovaĝajn bestojn. Estas mallaŭte en la ĉambro. Ekstere blovas la vento k suprenigas la polvon. Jen — kio mordetas k kraketas subite? Jen, ĉe la fenestro ĝi estas. Ne, tie ĉe la forno. Nenie ĝi estas. Ŝŝŝt! — Joĉjo k mi — ni rigardas nin. Tio estas muso, diris Joĉjo tre mallaŭte. Li faras grandajn okulojn. Ni atendas k aŭskultas. — Ŝŝŝt! Ne ridu!
Nun estas ankoraŭ pli mallaŭte en la ĉambro. — Kie? Kie estas la muso? Sur la kurteno ĉe la fenestro ĝi estas! — Tie.
De la kurteno saltas iom malsupren, malgranda, malhelgriza gumpilko. Ne, la malgranda gumpilko ja havas vosteton k pintan buŝeton. Estas ĝi! . . . — Estas ĝi — la muso. — Sidu silente! Vidu, kion ĝi faras, diras Joĉjo. Mi sidas tute trankvile. Kiel gumpilko ĝi ruliĝas sur la planko, ĝiaj kruroj ne estas videblaj. Ĝi havas malsaton! tial ĝi ankaŭ kuras tiel malrapide. — Ĉu ni volas doni al ĝi buterumitan bulkon? — Jes! Rapide! Pecon de la vesperpano! Nun mi antaŭjetas al ĝi pecon da pano! — Ĝi manĝas. Joĉjo! Ĝi manĝas. Vere, tie sidis la malsata museto k havis la panon inter la antaŭkruroj. Kiel manoj estis la piedoj, tute ruĝetaj k sen haroj. Mi ankoraŭ volas alporti pecon da pano. — Atentu, muso! Subite — kie estas la muso? For ĝi estas! Tute for! Nenie videbla, tute formalaperinta en la plankon. Ni serĉis ĝin ĉie. Nun venis hejmen la patrino.
Ho! patrino, la muso estis ĉi tie! La patrino staris, proksime de la pordo, vestita per ĉapelo k pluvombrelo. La muso? Mi ne ŝatas musojn, ŝi diris. — Ho, patrino, ĝi estis
— paĝo 8 —
ĉarma —, mi kriis. — Ni manĝigis ĝin. — Manĝigis? Kiu manĝigis tiajn malutilajn bestojn, — la patrino diris. — Ne, ĝi ne estas malutila, diris Joĉjo. — Ĝi havas malgrandajn, nigrajn, brilantajn perlojn anstataŭ okuloj k ĝi ankaŭ manĝas buterpanon. — Jes, tion mi kredas, diris la patrino k ridis.
Fr. Kol.
PRO LA AFERO
Versaĵo eltirita el “Nia Spegulo”, murgazeto de l’ Kantonaj esp.-lernantoj (Ĉinio).
Mi promenas pro l’ afero . . .
Estas lundo. Jen l’ afero.
Esperanta kurso estas
Kaj ĉeesti ĝin mi devas.
Sesa horo. Al l’ afero!
Mi foriras, pro l’ afero.
Esperanto ja tre gravas,
Kaj lernadi ĝin mi devas.
Dum promeno pro l’ afero
Min perfidis la afero.
Malrapidi mi ja devas,
Tempon perdi ankaŭ nepras.
Sep’a horo. Jen afero . . .
Kaj la kurso? Ĉi afero!
Ĝin ĉeesti mi ja devas.
S e n p r o k r a s t e mi ekkuras . . .
Al kursejo, finafero,
Impetege, pro l’ afero,
Finsukcese mi alvenas . . .
Kial ĉiuj min rigardas?
R e s p o n d o : Ĉar vi malfruas . . .
LINGVAJ NOTOJ
K-do 16 974 demandas: Kiel oni povus distingi, kiu estas la puŝito aŭ la puŝinto en sekvantaj frazoj: “Mi vidis viron tiranta ĉevalon.” “Ĉevalon viron puŝantan mi vidis”?
Respondo: Se frazoj estas neklaraj (kvankam gramatike korektaj) k allasas dubon en la kompreno de la senco, kiel ĉi-supraj, oni devas prezenti ilin aliel; oni konstruu ilin prefere tiel: “Mi vidis viron, kiu tiris ĉevalon” k “Ĉevalon, kiu puŝis viron, mi vidis.” Tiam la senco tuj estas klara.
Sed eĉ allasante supran participan konstruon, ni havas indikon por trovi la interdependecon de l’ vortoj, ĉar laŭ simpla logiko oni metas la dependan frazon (participe formitan) post la substantivo, de kiu ĝi dependas k sekve oni konkludas tute nature, ke a) en la unua ekzemplo “tiranta(n) ĉevalon” dependas de viro k b) en la dua ekzemplo “viron puŝantan” dependas de ĉevalo. Tamen oni evitu laŭeble la amasigon de akuzativoj k prefere apliku en tiaj kazoj la supre cititan klaran formon kun relativpronomo.
L. L.
La reveno al la tendaro
(Laŭ Bobinska: Pioniroj)
— Kion do signifas (volas diri) tiuj ĉi noktaj promenoj, kriis al ili Osip, post kiam la barketo estis bordfiksita¹.
— Bela promeno! grumblis Juk, esti malsatanta dum unu tuta tago!
— Sed ni ne povis foriri.
— Kiel? Vi tamen ne falis de la ĉielo!
Vanka devis rakonti la tutan aventuron kun Amiutka, li ruĝiĝis, la malfeliĉulo, ĉe la eklumo de l’ (for)mortantaj² ŝtiparoj: la junuloj krevis pro rido³.
— Kia bubino, kia elturniĝemino⁴, vere! ridis Osip, ŝi sukcese mistifikis vin⁵!
— Ĉu oni scias en la tendaro, ke ni estas ĉi tie? — Vanka volis ŝanĝi la temon.
— Oni scias nenion, ĉar aliel⁶ oni estus veninta por vin serĉi [?].
— Kiel vi aliaj divenis ĝin?
— Ni estis fiŝkaptantaj sur la alia bordo, kiam la du fajroj altiris nian atenton. Mi diris al Mikaelo: certe estas iu, kiu petas helpon, aliel kial bruligi du ŝtiparojn anstataŭ unu?
Ha! vi vidas bone, mi ĝin ĝuste pensis, triumfis Vanka, sed, sen vi, ni estus devigataj paciencigi⁷ ĉi tie, mi ne scias ĝis kiam.
— Vi vidas, vi savis nian fojnon k nuntempe estas nia vico, unu servon por alia⁸. Pretigu vin, geknaboj, aliel estos tro malfrue.
— Efektive, ĉiuj dormos en la tendaro.
Unu, du, tri — oni faldis la tendon. Juk prenis sub sian respondecon la sakon kun la resto de l’ provizaĵoj. Oni ĵetis sablon k teron sur la mortantan fajron.
Malgraŭ ĉio, oni ne fartis malbone ĉi tie, diris Katka, ĵetante lastan rigardon al la insulo.
— Ni tie lernis kelkajn aferojn, diris Vanka.
Oni dormis jam en la tendaro, kiam la barko albordiĝis kun la malaperintaj kamaradoj.
La ĉenero⁹ de l’ “Konstruantoj” havis deĵoron en tiu ĉi nokto k Roza rimarkis la barkon antaŭ la aliaj. Ŝi igis sin levi la gvidantojn k kuris sub la tendon¹⁰ de l’ knabinoj por anonci la novaĵon: “La niaj alvenis.” La knabinoj vekis la knabojn. Kaj, kiam la vojaĝintoj (al)proksimiĝis al la tendo(n) de l’ gvidantoj, grupo el dormemuloj duone vestitaj ĉirkaŭis ilin k atakis ilin¹¹ per demandoj k ekkrioj.
¹ Aŭ: ŝnurfiksita (ĉe la bordo). ² Ankaŭ: estingiĝantaj. ³ Aŭ: eksplodis (skuiĝis) pro rido (ridado). ⁴ La pli preciza formo estus: elturniĝemulino; sed, laŭ la “principo de l’ sufiĉo k neceso” ĉe la esp. vortfarado, la sufikso “in” estas sufiĉa, ĉar per ĝi jam estas karakterizata persono. Sekve oni tiukaze povas elimini “ul” sen domaĝo por la senco. ⁵ Aŭ: ŝi superruzis vin. ⁶ Ankaŭ: sen tio. ⁷ Aŭ: elten(ad)i pacience. ⁸ Pli komplete esprimite: Unu servo valoras (la) alian. ⁹ Temas pri subdivido de l’ infanoj-pioniroj en malgrandajn labor-grupojn, nomataj “ĉen-
— paĝo 9 —
4 LA LERNANTO
eroj” k havantaj sian apartan nomon. ¹⁰ Atentu! Akuzativa formo, ĉar ĝi montras translokiĝon (direkton). Oni demandas sin: “Kien kuris Roza?” k respondas same per akuzativa formo sekvanta la prepozicion (ordinare uzatan kun sekvanta nominativo). ¹¹ Pli reliefe esprimite: …k ĵetis sin sur ilin…
ANEKDOTOJ
La plej bona lingvo
(Vera historieto)
Sepjara holanda knabo Diĉjo lernas en la lernejo pri la geografio.
La instruistino klarigas pri la multnombro da diversaj landoj k diras, ke oni en ĉiu lando parolas alian lingvon, ke la homoj el unu lando ne povas kompreni la homojn el la alia lando.
Diĉjo rimarkigas, ke en Holando oni parolas plej bone, ĉar tie oni povas kompreni unu la alian. (13 606)
La helpo de dio
Tri kreduloj, kiuj estis turmentitaj de ĉagreno k zorgo, el profundo, el tuta koro ili turnis sin al dio! Ili petis dion, ke li helpu en ilia mizero.
— Kara dio! diris la unua, — mia belega juna edzino, kiun mi ege amis, forlasis min por vivi kun iu alia!
Post mallonga tempo li ricevis novan elegantan belulinon, senditan de dio.
La dua lamentis: — Mi estas faŝisto, mi disbatis la ostojn al diversaj politikaj kontraŭuloj k nun mi devas iri en la malliberejon!
Ankaŭ en ĉi tiu rilato la “kara dio” baldaŭ helpis. Li postulis revizon, por ke la krudulo tute estu liberigita de iu milda juĝisto.
La tria, malriĉa viro, ĝemis k ploris: — Mi estas senlabora, “kara dio”, jam multajn monatojn malsatis mia familio k ĝis nun estis vana mia penado por trovi laboron!
En ĉi tiu afero la “kara dio” ne povis helpi. Li sidigis sin apud la kompatindulo k kunploris. M. Schumann (10 716).
KIEL MI FARIĜIS ESPERANTISTINO
Kiam mi alvenis en nian klubon, min ekinteresis parolado de K-do Bespalov. Li diris, ke esperanton devas scii ĉiuj, tial ke per esperanto ni povas havi korespondadon kun aliaj landoj k ekkoni la vivon de l’ laborista klaso en la tuta mondo. Post la parolado de K-do Bespalov mi komencis studi la esperantan lingvon. Post la kvina leciono mi jam povis korespondi kun K-doj el aliaj landoj. La unua letero, kiun mi ricevis de germana K-do, donis al mi ankoraŭ pli grandan deziron studi nian esperantan lingvon. Kaj mia devizo nun estas: Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu per esperanto!
Zinaido Bitoĉkina (Krasnodar, Sovetio).
POR NIA DISTRO
Solvoj el la antaŭa n-o:
La vortoj: 1. Vizio. 2. Ezoko. 3. Realo. 4. Dueto. 5. Anaso. 6. Salto. 7. Tramo. 8. Etato. 9. Lakto. 10. Orelo. La rezulto: VERDA STELO.
Liter-enigmo
[BILDO p.9 | 57,19,86,43] Krado de kvadratoj por la liter-enigmo, kun linioj numeritaj de 1 ĝis 10 kaj rondetoj en la meza kolumno.
Enmetu laŭvice en la kvadratoj jenajn vortojn (literojn, silabojn) kun signifo de: 1. konsonanto, 2. prepozicio, 3. nutri per la buŝo, 4. numeralo, 5. vokalo, 6. kvalito, 7. vegetaĵo, 8. adverbo, 9. persono kun ia karakterizo, 10. Pastra ornamo.
Legante de supre malsupren la literojn en la per radetoj signitaj kvadratoj, oni ricevas nomon de unu el la plej gravaj organoj de SAT.
Ŝercdemandoj
Kial la koko kantas kun fermitaj okuloj?
Ĉar ĝi scias sian kanton parkere.
Kial, se doktoro malsaniĝis, li alvokas alian doktoron?
Ĉar li ne volas esti memmortiganto.
(7020)
Humoro
[BILDO p.9 | 55,67,88,91] Desegnaĵo: sinjoro en vendejo montras surtuton al kliento kun ĉapelo kaj okulvitroj.
— Kun tiu ĉi surtuto, sinjoro, vi ne plu rimarkos la pluvon.
— Jes… sed kiel mi rimarkos, ĉu ĝi ĉesis?
— paĝo 10 —
(Eldonkvanto 10 000 ekz.)
6-a JARO. N-o 6 MONATA ALDONO AL SENNACIULO 11. VI. 1931
La Lernanto
REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e ★ ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27
INTER SOLDATOJ
Ni ofte forgesas la pasintaĵojn, pri kiuj memori signifas por ni grandajn lecionojn; sed la aferojn okazontajn ni malatentas ĉiam. Pro tio, ke mi forgesis, ke mia 21-jara naskiĝa dato soldatigos min, mi suferas la “ĉarmojn” de la kazerna vivo en la afrikaj teritorioj hispanaj. Mi bone estus povinta rifuĝi eksterlanden, ĉar ĉiuloke estas aero por junaj pulmoj. Sed por prepari tian entreprenon, estas necese havi pli bonan antaŭvidon ol la nepensema aŭtoro de tiuj ĉi linioj…
[BILDO p.10 | 37,37,65,64] Ksilografiaĵo: skeleto en soldata vestaĵo kun pafilo, katenita al pordo. Subskribo: Fidela ĝis la morto…
Nu, jen mi troviĝas kun aliaj samsortaj junuloj apud nord-afrikaj montoj. Kunportante pafilon, ni marŝas kvarope en la vicoj, bone gardataj de la serĝentoj fanfarone rajdantaj. Ni devas atingi montan supron k tie ni lernos pafi, ĉar per tiaj praktikoj ni fariĝos spertaj soldatoj; ni povos mortigi pli da malamikoj per malpli da pafoj, se ni estos kutimigitaj.
Matene, antaŭ la tagiĝo, ni trinkis strangan malpuraĵon, kiu, malmodeste, permesas al si esti nomata kafo. Pro tio laciĝo aperas sur niaj vizaĝoj; tamen ĉi tiu sentiĝas plej multe ĉe niaj kruroj, kiuj ne kutimas al tiel longaj “promenadoj”.
Pri tiu ĉi laciĝo k ĝia ĉefa kaŭzo ekestas interesa konversacio, kiu forpelas kiel energia blovo la sencelajn vortojn antaŭe inter ni ŝanĝitajn.
Unu parolas, dum ni suprengrimpas: “Kia krimo, ke mi lernu pafi en tiuj ĉi kondiĉoj! Kiam mi estis persono (soldato, kiu ne estas tro malmodesta, ne kredas sin esti homo, sed peceto de l’ nenio), mi ŝatis pafi dum la dimanĉaj matenoj ĉe la malgravaj ĉasadoj aranĝitaj de miaj amikoj k de mi, sed tie ĉi — mi malamas la pafilon, miajn vestaĵojn k ĉion apartenantan al kazerno…”
Alia pli trafe ekkrias: “Kio pleje malplaĉas al mi en tiu ĉi vivaĉo, pli ol malbona manĝo, pli ol troa marŝado, tio estas perdi la rajton vivi propravole. Kial devigi min…?”
Al la parolinto malpermesas fini alia, kiu diras: “Kio laŭ mia opinio estas plej terura, tio estas lasi la familion, fianĉinon, geamikojn ktp. senprofite, tute kontraŭe: perdante monon, energion k tempon.” Ĉiu parolas siavice iom kontraŭ la soldataj kutimoj k devoj. Dume ni atingas parton de l’ monto, kies deklivo ŝajnas ŝtona akvofalo grandega. Momente, ĝin ekvidante, mi pensas, ke se iu falus tie, li sendube mortus. Kaj mi diras laŭtvoĉe, konvinkinte min, ke ĉirkaŭ mi neniu serĝento estas:
“Mi bone aŭdas k komprenas, ke neniu el vi amas la devigan militservon regantan en nia lando. Nu, permesu, ke mi fantaziu. Se al iu el vi oni proponus sin ĵeti en tiun malsupron, el kie vi ne plu suprenirus, certigante, ke neniam plu la deviga militservo ekzistus, kion vi farus?”
Ĥore la respondo estas jena: “Serĉi la morton, por ke la aliaj ĝuu? Ne!… Ĉu vi farus tion?”
— paĝo 11 —
SENNACIULO 295
TRA ESPERANTIO
EL LA ADMINISTREJO
SAT-matrikulo estas la numero de la listo aŭ sliparo, en kiu estas enskribita ĉiu ano de SAT. En interrilatoj kun la Administrejo k Redaktejo estas nepre necese, ke la membroj ĉiam citu la SAT-matrikulon. Per la cito de la matrikulo vi faciligas en la administrejo la prilaboron de viaj mendoj. En multaj n-oj de “S-ulo” ni atentigis niajn membrojn per dikliteraj atentigoj pri ĉi tiu afero, sed laŭ farita sperto ne ĉiuj legis tion.
Ni ricevas ofte demandojn de K-doj, kiuj nun vivas en mizero k ne povas renovigi la membrecon: “Ĉu vi konservas mian malnovan SAT-matrikulon?” La saman zorgon havas ankaŭ granda parto el niaj membroj en Sovetio, kiuj nun ne povas sendi monon al SAT.
Ni respondas al ĉi tiuj demandoj, ke al ĉiu membro de SAT ni konservas la [nelegebla]
Ostoj k denove ostoj, armiloj, ŝta[nelegebla] kaskoj, grenadoj, grenadoj k ankoraŭ[?] foje grenadoj k ostoj. Tiu ĉi kuŝis an[nelegebla] koraŭ en sia terkavo, sur gardposteno[?] kien lia taĉmentestro sendis lin. Tiu[nelegebla] tri francaj artilerianoj, inter la ro[nelegebla]
[nelegebla] sian membrecon por la kuranta jaro, ankaŭ ne havas la rajton uzi sian SAT-matrikulon, ĉar li efektive ne plu estas membro de SAT. En neniu organizo aŭ societo oni trovos tiajn kazojn, kiuj ne maloftas inter la SAT-anaro, ke ekz. iamaj membroj, kiuj dum 1 — 2 — 3 jaroj ne pagis la kotizon, uzas ankoraŭ en korespondado kun SAT-anoj siajn iamajn membro-numerojn. Estas tute klare, ke iu, kiu ne pagis sian kurantan kotizon, ankaŭ ne plu estas membro de la koncerna organizo. Papersoldatoj estas por ni senvaloraj.
Monsendo. — Pri la monsendo ĝenerale ni ne bezonas multon diri, ĉar estas tute kompreneble, ke en landoj, kie ni havas poŝtĉekajn kontojn, oni simple ĝiru al ili la sumojn, ĉar tiu ĉi procedo estas tute simpla k ŝpariga. En aliaj landoj oni prefere sendu la monon per poŝtmandato al la Administracio de SAT. Sed, farante tion, multaj membroj k klientoj forgesas ofte citi la celon de sia pago, sekve en la Adm. oni ne povas prilabori la mendon, ĝis informo venis. Ofte pasas multaj semajnoj k neniu anoncas sin, ĝis fine ni metas la sumon en apartan konton. La plej simpla procedo estas, por eviti ĉi tiujn malagrablaĵojn ambaŭflankajn, ke la monsendanto tuj notu koncize la celon de la pago sur la dorsa flanko de la pagilo k, se tio ne eblas, oni samtempe forsendu simplan PK, indikanta la celon de l’ pago.
Klaro k koncizo en viaj korespondaĵoj multe helpas faciligi la laboron en la Adm. Aferojn, kiuj koncernas la Redakcion aŭ la Direkcion, skribu sur aparta papero k ne miksu kun la administraj aferoj, por ne kompliki la prilaboron de via mendo. Tekstojn de anoncoj skribu sur aparta papero, ne en la kuranta teksto de via letero. Ĉiam citu vian kompletan adreson 1. en via letero, 2. sur la fermita koverto. Ni konstatas, ke niaj Gek-doj en Britio neniam faras tion, eble pro kutimo, sed tio estas malĝusta. La adreso de la sendinto ĉiam devas troviĝi sur la koverto. Nenecesas ĉi tie klarigi la kialon.
En la Adm. troviĝas granda kvanto da malnovaj gazetoj, kiujn ni certe ne plu vendos, tamen ni ne plu povas konservi ilin, pro manko de loko. Al K-doj, kiuj pagas almenaŭ la afrankon, ni sendos kvanton da tiaj malnovaj n-oj. Ni opinias, ke eĉ malnovaj n-oj de “S-ulo” havas propagandan celon.
la veron, ĉar ne utilus deklari la malon.
Kaj kiu helpas al ni en tiu afero? Nur nia memlernitaĵo. Sed vin atendas ankoraŭ alia laboro venintajn hejmen el la laborejo. Sur kampoj, herbejoj; helpo necesas eĉ en la hejmmastrumo. Tio jam certe sufiĉus por lacigite enlitiĝi, ĉu ne? Ankaŭ la tempo mankas. Kiam ni kunvenas? Eble unu fojon dum semajno; tiukondiĉe oni ne povas instrui ĉiam seriozan temon; ankaŭ kantoj devas soni inter ni.
Jen mi priskribis laŭ mia sperto la aferon. 15 207 (Holeischen).
Red. aldono. Supozante, ke vi scipovas germ. lingvon, mi rekomendas al vi por tralego libron de Edvin Hoernle: Grundfragen der prolet. Erziehung. Bedaŭrinde la esp. literaturo enhavas nenion pri junularo aŭ junuleduko ĝis nun.
Malutilantoj por la movado
Mi ne intencas esplori ĉi tie la pravon aŭ malpravon de la opozicia agmaniero; nur permesu al mi, Gek-doj, konstati, ke la interproleta batalo treege malutilas al la tuta laborista esperanta movado. Tendencecan disputaĉon ni renkontas ĉiutage en la politikaj partioj; ĉu necesas ĝin porti en kulturan organizon, kia estas SAT? La superpartieco de SAT vere allogis multajn (ne la plej malbonajn) laboristojn, kiuj esperis trovi fratan unuiĝon de samklasanoj. Sed tio ne ŝajnas plaĉi al iaj profesiaj fanatikuloj, tial devis komenciĝi la detruado.
Povas ja esti, ke kelkaj personoj ne konformas kun la gvidado de nia Asocio. Do ili klopodu akiri influon inter la membraro, ili voĉdonigu siajn proponojn dum la kongreso. Eble ili venkos! Sed ili agadu interne de la asocio, ili ne prezentu antaŭ la tuta mondo la malbelegan spektaklon de fratbatalo. Aliel ili senkreditigas la laboristan esperantismon! Kiel oni povus ekzemple varbi novajn adeptojn dum tiaj cirkonstancoj? Ĉu ni ne devas timi, ke la novuloj naŭzite foriros al la “neŭtrala” movado, por praktike labori anstataŭ disputegi?
Tamen, eble la opoziciuloj volas krei propran asocion por sia tendenco. Tiam ili sincere deklaru tion k oni pace disiru. (Nu, el unu forta organizo fariĝos du malfortaj.) Sed sub la devizo “pli da klasbatalo” superŝuti la SAT-funkciulojn per koto, tio ne bone impresas. Oni rigardu “Iston”. Ĉu ĝi pli “batalas” kontraŭ la klasmalamiko aŭ kontraŭ SAT? F. S. (16 462).
Unua Asocia Tago de Socialista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj
Dum Pentekosto en Frankfurt a. M. okazis la unua Asocia Tago de Socialista Esperanto-Asocio (SEA). Sabate, 23. 5., la loka grupo estis aranĝinta salutvesperon, kiun partoprenis reprezentantoj de la urbo, de Socialdemokrata Partio, kulturkartelo, sindikatoj, liberpensuloj k multaj aliaj socialistaj organizoj.
La raporto de l’ asociestro K-do Puff montris, ke la fondo de SEA estis historia neceso. La evoluo de l’ asocio estis kontentiga. Ĝi havas jam 50 grupojn k multajn unuopajn membrojn. Laŭ la kasraporto de K-do Hoffmann montriĝis, ke la kaso estis en bona ordo. Ne estas ŝuldoj. La raporto de la redaktoro K-do Sproeck deklaris, ke la asocio ĝis nun rezignis la kreon de propra gazeto — ĝi estas gasto en la gazeto de la aŭstraj K-doj de ALLE.
[REKLAMO p.11] Du facilajn teatraĵojn (La Lignovermo, La Versaja Kaptito), parolĥorojn k versojn speciale taŭgajn por deklamo vi trovas en 64-paĝa libro NIA TEATRO. Eldono de SAT. Prezo 0,60 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O. 27.
— paĝo 12 —
296 SENNACIULO
Post interkonsentoj kun la estraro de ALLE ni sendube povos tiel plibonigi la gazeton, ke ĝi estos kontentiga ankaŭ por la K-doj de SEA.
Nur mallonga diskutado okazis pri la raportoj. Ĝi montris, ke la anaro estis kontenta ĝenerale pri la laboro de la estraro.
42 proponoj estis diskutataj. Grandparte estis statutkompletigoj. Grava estis statutŝanĝo, kiu ebligas la korporacian aliĝon de organizoj. Ankaŭ esp-rondoj en aliaj organizoj (sindikatoj, naturamikoj, sportuloj) nun povas aliĝi korporacie. La lokaj grupoj kuniĝas al propagandaj regionoj, kiuj ricevas el la asocia kaso 6% de la kotizoj. Asocia organo restas “La Socialisto”, kiu estos pligrandigata k pliperfektigata. Estos verkataj propraj lernlibroj k kantaro. La asociaj grupoj devas aĉeti ĉian materialon de la SEA-librejo. La estraro estas komisiata, interrilati kun la Socialdemokrata Partio, kun la sindikatoj k ceteraj socialistaj organizoj por atingi bonan interkonsenton.
Oni reelektis la ĝisnunajn prezidanton k redaktoron. Propono postulanta la aliĝon al la konvencio de Goteburgo estis transdonata al la estraro. Ĝi bone observu la evoluon de SAT k post nunjara kongreso decidu, ĉu aliĝo estas taŭga aŭ ne.
Entute estis kunveno tritaga, kiu montris plenan harmonion, volon al komuna serioza laboro. A. Sproeck, Berlin.
Naturamika renkontiĝo en Vasgoj (Vosges)
Pentekoste, proksimume 800 naturamikoj el diversaj landoj renkontiĝis ĉe Hartmansvilerkopf-monto. Krom elzasaj germanlingvanoj ĉeestis nur kelkaj francoj, precipe el Nansi (Nancy), ĉar naturamika movado nur ekenplantiĝas en Francio. La loko estis bone elektita por internacia renkontiĝo; la mondmilito famigis tiun monteton pro la terura buĉado, kiu tie okazis: 60 mil germanaj k francaj militantoj falis sur ĝi por eterne, k oni povas diri, ke eĉ terpeceto ne estas virga de homa sango.
Dum la manifestacio, 2 Gek-doj el Nansi esp-e salutis la t. n. fremdlandanojn nome de laboristaj k porpacaj organizoj; unu komentis la parolojn de sindikata funkciulo militinta sur Hartmansvilerkopf, kiu dum porpaca kunveno deklaris: “…sed ankaŭ kuraĝigajn horojn mi vivis tie, ĉar mi ĉeestis fratiĝojn inter germ. k francaj soldatoj; bedaŭrinde ni ne parolis saman lingvon, aliel la milito ne estus daŭrinta 4 jarojn.”
K-do H. Vagner el Ŝtutgart lerte tradukis la paroladetojn germanen; poste li salutis la Nansianojn esp-e, k al germanlingvanoj anoncis, ke lia paroladeto ne estos tradukata francen, ĉar ĉiuj Nansianoj esp-on komprenas. Tio bone efikis. Fine de la manifestacio rezolucio unuanime estis akceptita: “La Naturamikoj renkontiĝinte sur Hartmansvilerkopf dum pentekosto, vidinte la valoron de esp-o por la interkompreno de ĉiuj homoj, petas la centron naturamikan en Vieno malfermi esp. fakon en oficiala gazeto k rekomendi la lernadon de esp-o al la membroj de l’ asocio.” La estraro mem sendis la rezolucion. Nansiano.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Mortis la prezidanto de l’ Esperantista Akademio k Lingva Komitato
La 21-an de majo mortis subite, en aĝo de 76 jaroj, profesoro Kar (Th. Cart), la longjara prezidanto de l’ Esperantista Akademio k Lingva Komitato. Kun li malaperas unu el la plej aŭtoritataj k kompetentaj personoj en la esperantista movado, unu el tiuj, kiuj estas ligitaj kun la historio k la disvolviĝado de esperanto ekde ĝia komenca periodo. Estante profesoro de la liceo Henriko IV k de la Libera Lernejo por politikaj sciencoj, longajn jarojn ankaŭ prezidanto de la Franca Societo de lingvoscienco, li povis, kiel unu el la unuaj pioniroj de esperanto en Francio, grave influi per sia aŭtoritato. Jam en jaro 1901 li verkis (kun s-o Panje) lernolibron, en la sekvanta jaro propagandan broŝuron, en 1903 plenan vortaron francesperantan kun du aliaj esp-istoj. Li iniciatis k gvidis la esp-an movadon inter blinduloj, iniciatis la eldonon de verkoj laŭ Brajla sistemo por ĉi tiuj. Ekde 1905 li kunredaktis unu el la plej malnovaj esp. gazetoj “Lingvo Internacia” (ĝi estis kreita en 1895 en Svedio), k sola li redaktis tiun monatan revuon de 1907—1920 modele laŭ lingvo k enhavo (sume 252 n-ojn).
Laŭ lingva rilato, li firme k insiste esprimis sin por respektado de la Fundamento, en kiu li vidis la solan garantion gardi la lingvan unuecon. Zamenhof mem apogis la vidpunkton de Kar en la tempo, kiam ekstaris lingvo-reformemuloj en la movado k fine en Parizo malnovaj esp-istoj forlasis esperanton k kreis idon. Kar rekonis la socian valoron de esperanto k vidis en tio ĝian superecon super aliaj projektoj de L. I.; li rekomendis konstantan praktikadon, uzadon de la lingvo por tiel ĝin vivigi k venkigi. “Ni fosu nian sulkon!” estis lia devizo. Kaj ni vidis lin fosi, fosadi, senlace k persiste en sia ĝardeno, zorgeme flegi la planton esperanto, al kiu li estis doninta sian vivenergion k sian amon.
*
Japana Esperanto-Asocio fondis “Japanan Esp.-Lernejon”, kiun estras la prezidanto de l’ fond-asocio. Ĝi konsistas el tri kursoj — komenca, mez- k altgrada. La lernejo lokiĝas en unu el la plej viglaj kvartaloj en Tokio (Kanda), precipe fama kiel “strato de studentoj”, k estas facile atingebla de ĉiu urbparto.
*
En Ŝanĥajo fondiĝis nova grupo por japanoj kun 35 anoj. Ĝi okazigas kursojn depost januaro. Nova ĉinlingva propaganda jurnalo “Dissemisto” aperis kun la celo propagandi la lingvon en la nordaj provincoj de Ĉinio. Ĝi estas redaktata en Taj-juan (ĉefurbo de provinco Ŝansi) kiel duonmonata suplemento al “Pin-Ĉoŭ”-tagjurnalo. En Pejpino studentoj de l’ “Tsin-Hva” universitato, unu el la plej grandaj en Ĉinio, organizis esp-grupon kun 40 anoj.
MEMORNOTO
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Vooruit, Gent, 21. 3., 22. 3., 16. 4., 22. 2., 10. 3., 31. 3.; Der prol. Atheist, Leipzig, 1. 6.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 20. 5.; ITF-Bulteno, Amsterd., majo (rubr.); Signalen, Stokh., 21. 5. (ankaŭ pri SAT-kongr.); L’Etincelle, Bruselo, 20. 5. (ankaŭ pri “S-ulo”); Le Jeune Pionnier, Uccle (Belg.), n-o 2; The Northern Daily Leader, Tamworth (Aŭstralio), 2. 4.
Peresper. materialon enpresis:
Der prol. Atheist, Leipzig, 1. 6.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Franz Tischer, Dr. Schmeykalstr. 6, Aussig, kĉl, pri konstrufako, laborista k esp. movadoj, seksaj k. a. temoj. L.
GERMANIO
K-do Herbert Domaschke, Karlsruher Str. 19, Dresden, A 40, kĉl, nur PM.
NEDERLANDO
— La sekcio Groningen de FLE serĉas koresp-adon kĉl. Adr.: Henk Hooghuis, Albertstr. 13-a, Groningen.
[BILDO p.12 | 65,40,98,50] Nigra rektangulo, kiu kovras parton de la kolumno.
[REKLAMO p.12] DUM RIPOZAJ HOROJ ĝue vi legos la novan romanon de la originala verkisto Jean Forge: Mr. Tot aĉetas mil okulojn. Facila lingvo, interesa temo, bonega stilo karakterizas la verkiston en ĉiuj siaj verkoj k la nova verko eĉ por komencantoj estas plej facile legebla! Konvinkiĝu pri tio k mendu tuj ĉe eldonejo LITERATURA MONDO, Bleier Vilmos, Hungario, Budapest, IX. Boráros tér 6. Prezo: broŝurita P. 4.50 (sv. fr. 4.40), bindita P. 6.50 (sv. fr. 5.90). Aldonu 10% por sendkostoj. Havebla ankaŭ ĉe la Administracio de SAT
ENHAVO
paĝo
- Unuamaja Tago k rasaj antaŭjuĝoj en Sudafriko . . . 289—90
- Pri la “Kvinjara Plano” . . . 290—91
- La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon . . . 291
- La klasbatalo tra la mondo . . . 292
- Pri la problemo de l’ paco . . . 292—93
- Ĉu la Gek-doj ŝatas maldecaĵojn? . . . 293
- Ni SAT-anoj estu raciaj! . . . 293
- Mia vidpunkto pri Hispanio . . . 293
- Junulara Paĝo . . . 294
- Tra Esperantio . . . 295
- Korespondado . . . 296
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio)
N-ro 350, 18-a de junio 1931
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
**[BILDO p.1 | 30,4,71,11]** Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.7-a JARO, N-o 350 — LEIPZIG, 18. / 6. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
TRIDEK TRI FENIGOJ¹ POR ĈIU KADAVRO
EN 1931 ANTAŬ VERDUN
Kelkmil terfosistoj, francoj, poloj, araboj, blankuloj, flavuloj, nigruloj forbalaas la rubon de l’ mondmurdado. Ostoj k denove ostoj, armiloj, ŝtalkaskoj, grenadoj, grenadoj k ankoraŭfoje grenadoj k ostoj. Tiu ĉi kuŝis ankoraŭ en sia terkavo, sur gardposteno, kien lia taĉmentestro sendis lin. Tiuj tri francaj artilerianoj, inter la rompitaĵoj de sia baterio. Alia, nordfranco, kovrita de splititaj, disŝiritaj ŝtonpecoj, kies rubo kovras la tutan regionon, abunde surkreskitan de mizera verdaĵo, inter kelkaj malgajaj, putrantaj arbotrunkoj. Kelkmil nekvalifikitaj laboristoj trovas “bonan” laboron por 5 ĝis 6 markoj tage, esplorante per la pioĉo en la tero, en kiu kuŝas grenadoj. Se unu ekkrevas — ankoraŭ unu mortinto, ankoraŭ du. Inter la milionoj da mortintoj el Verdun.
Tio estas neforigebla. Tio restas, ankoraŭ hodiaŭ. Eblas, ke post jaro ĝin traplugos la unua plugilo . . . ĝi denove elterigos grenadojn, putrintajn ostojn, ŝtalkaskojn, armilojn — — Ili semos sekalon k ree inter la mizeraj garboj rikoltos grenadojn, ostojn. Kiel apud Som (Somme), kie hodiaŭ tie ĉi k tie jam elkreskis nova vilaĝo, en la minejoj de Lan (Lens), kiuj jam delonge realportas profitojn por la minejposedantoj, apud Hartmansvajlerkopf, ĉie, kie la rulcilindro de l’ milito rulŝtormis, kie francaj, germanaj, italaj, alĝeraj, siamaj proletoj batalis kontraŭ proletoj, la manojn konvulsie premante ĉirkaŭ pafilo aŭ mangrenado, la vizaĝo pro furiozo k timego distordita, en gaso, en koncentrita kanonado, sub la arda serpento de l’ flamjetilo, en la garboj de maŝinpafiloj. Malantaŭe sidis unu ĉe telefono. “La unua kompanio atakas la francan pozicion! Mi atendas!” La kompanio atakis. Tiu atendis. Neniu revenis. La sekvintoj ankaŭ ne. Armea raporto: Okcidente — antaŭ Verdun oni sukcesis malgraŭ persistega defendo de l’ kontraŭulo okupi sur altaĵo francan pozicion. La perdoj de l’ malamiko estas grandaj.
[BILDO p.1 | 35,46,61,72] Foto de detruita montdeklivo kun nudaj, rompitaj arbotrunkoj kaj ŝlima tranĉea vojo.
Sur la Hartmansvajlerkopf (militfronto)
“La proletoj atakis. La proletoj mortadis.”
Kaj nun fosas la proletoj. Ili serĉas ion, sed tio estas ne nur la malĝojigaj restaĵoj de l’ milionoj el Verdun. Tio estas ne nur la kompania ordono, la memoro pri la infero de l’ tranĉemilito, de l’ mortiga, infera interbuĉado pro la rubo de l’ fortikaĵoj. Rememoroj ekstaras, sed aliaj.
La 29-an de julio, kvar tagojn post la militdeklaro de Aŭstrio al Serbio — la ŝtono jam estis ekruliĝinta k ne plu haltigebla — en Bruselo kunvenis membroj de la Internacia Socialista Oficejo. La gvidantoj de l’ laborista klaso per flamaj vortoj protestis kontraŭ ĉiu milito. Hugo Haze (Haase), reprezentanto de l’ germanaj maldekstruloj: “La regantoj atentu, alie la popolo pro tiom da mizero k subpremo vekiĝos k starigos la socialisman sociordon!” Hermano Muler (Müller) veturis komisie de l’ germana partio Parizon por konsiliĝi kun la socialista parlamentfrakcio pri la sinteno en okazo de militeksplodo. “Mi konsideras tion neebla, voĉdoni por militkreditoj ĉe ni!” Ĵores (Jaurès) diris: “Al la franca registaro oni ne bezonas altrudi pacaman politikon, ĝi estas same pacama kiel la angla registaro.” Kaj li minacis, kiel ili ĉiuj, per la revolucio de l’ amasoj, postulantaj en ĉiuj landoj de l’ regantoj rekompencon pro la verŝita sango . . .
*
La 4-an de aŭgusto mortfalis, kiel unua viktimo, Ĵores per la mano de franca naciisto. Ged (Guesde) k Vejan (Vaillant) ĝis tiam la maldekstruloj de l’ franca partio, kiuj plej decide batalis kontraŭ la militismo eniris la francan ministerion por militaferoj. Konsento al militkreditoj en Germanio, en Aŭstrio, nur en Anglio la Sendependa Laborpartio rifuzis la konsenton . . . Vandervelde skribis: “Senkompate k sensente proskribi la rason de l’ teŭtonoj¹ for de la homaro”. “La tago de la germana nacio” skribis la aŭstria socialpatrioto Aŭsterlic. Kaj la proletoj marŝis antaŭen, al Verdun . . .
Kaj estas nun iliaj filoj, negroj, blankuloj, flavuloj, kiuj siajn patrojn elfosas. La ostoj pace putras apud la rustaj, ruĝiĝintaj grenadoj, la fumbomboj el la tempo de l’ reĝo Ludo-
¹ Tiu sumeto reprezentas ĉ. 0,08 dolaron.
¹ Germanoj.
— paĝo 2 —
298 — SENNACIULOviko Filipo, kiujn oni komence de l’ milito elmagazenigis, la disfalantaj armteniloj. Kelkiam revekiĝas la milito k krevigas unu el la filoj en la aeron. Kelkiam venas unu el tiuj, kiuj siatempe incitegis la popolojn unu kontraŭ la alia, aŭ iliaj filoj, rigardas la teruraĵon, vidas la grizajn kolonojn ĉe l’ laboro k ekhavas materialon por gazetartikolo — kontraŭ la milito hieraŭ okazinta. Kelkiam, por momento, trakuras al unu el ili frostotremo de terurego pro la milito, kiu morgaŭ povos ekesti, kiu morgaŭ ekestos.
Sed tie ĉi aperas Ŝneder-Krezo (Schneider-Creusot), Vikers-Armstrong, Krup, Ŝkoda, Betlehem-Ŝtalo, kiuj denove volas havi laboron, ĉar “industrio estas ĉiutempe kapabla akiri necesan por ĝi vendmerkaton”, kiel cinike-malkaŝe diris la maljuna Krup. Kaj krome, Deterding, Nobel, La I. G. Farbindustrio, la tutmonda venengasindustrio, kiuj havis sufiĉe da tempo, dum la 15 jaroj depost Verdun, por eksterordinare pliperfektigi la tiam plej malbonan militarmilon. Ruliĝas tra la aviadejoj miloj, milionoj da aeroplanoj kontraŭ la nova malamiko. Tie marŝas la armeoj, la nova pagata soldataro, k kun ili la nigraĉemizuloj, la brunĉemizuloj¹ k “Ŝtalkask”-idoj² kontraŭ la ekster- k enlanda malamiko. Tie la nacia junularo de ĉiuj popoloj sin ekzercas por “defendo k korpa plifortiĝo”. Tie agrikulturaj lernejoj pretigas, anstataŭ traktoristoj, trupojn por la civilmilito kontraŭ la proletoj, kiuj eble morgaŭ ekribelos kontraŭ la milito.
Jes, ankaŭ tiam, en la Verduna jaro, iu ekribelis. Kelkaj virinoj sidis, Luksemburg k Zetkin, maljunuloj kiel Fr. Mering, en la malliberejoj kune kun la junularo, kies patroj estis pereintaj tie antaŭ Verdun. Sed unu ekribelis, jetis signalvorton en la mondon, kiu trovis resonon en ĉiuj landoj. “Civilmiliton kontraŭ milito, prefere la ribelon, prefere la civilmiliton ol la militon!” (Libkneĥt).
Sed miloj devis fali. Miloj malsatmortis sub premo de l’ ekspluato k blokado. Militfino. Revolucio, reakcio k koalicministerio. Kaj ĉiu scias, ke tiu postmilita periodo estas nova antaŭmilita. Ĉiu scias, ke la nova milito estos multe pli terura ol estis la hieraŭa malgranda skuo, k ĝi ekestos. En ĉiuj armadindustrioj fumas la kamentuboj k la proletoj preparas novan materialon pli bonan, ol estis tiu elterigata hodiaŭ antaŭ Verdun. Kaj ĉiu scias, kontraŭ kiu ĝi estas direktata.
Nur unu popolo forbalais siajn ekspluatistojn k militinstigistojn, kiam la milito estis ankoraŭ furiozanta tra la mondo. Unu popolo ne plu konstruas industriojn por detrui industriojn, sed por formi novan mondon. Kaj tiu unu popolo ne plu bezonas militon por “konkeri novajn vendmerkatojn”, nome per novaj militoj provi forigi tiujn de l’ kapitalismo nedisigeblajn krizojn, sed havas laboron sufiĉan por si mem. Kaj 35 milionoj da senlaboruloj en la mondo estas grava minaco por la tuta ekspluatista k militinstigista klaso.
Ĉu pri tio pensas la franca, germana, usona proleto? Ĉu li vidas marŝi la novajn milionojn al nova Verdun, al nova popolmurdo? Aŭ ĉu li pensas pri siaj laborfratoj en la ruĝa Sovetio, kiuj dum tiuj 15 jaroj kreis novan potencon, la potencon de l’ laboristoj k kamparanoj? Kaj — ankaŭ novan armeon, konsistantan ne el pagataj trupoj por subjugigi popolojn, sed el laboristoj k kamparanoj, kiuj batalas por liberigo de l’ tutmonda proletaro.
J. M. Lange. Trad. el germ. L. B. (10 411).
¹ Hitleranoj (en Germanio). ² Ŝtalkasko (“Stahlhelm”) = faŝista batalant-organizo en Germanio.
La Grenfabriko de Zernograd
En 1929 ekzistis en tiu Nordkaŭkaza regiono nur la stepo. Sed laŭ la Kvinjara Plano tie devas stariĝi unu el la 175 grenfabrikoj de l’ grentrusto. Kaj, dum du jaroj, ekleviĝis en tiu loko la bazo de l’ sovĥozo (= soveta komune mastrumata bieno) “Verblud”: la gren-urbo Zernograd.
La laboristoj venis en la dezerton. Ĉe profundo de cent metroj ili trovis
[BILDO p.2 | 38,43,63,55] Foto de laboristoj ĉe granda kampara maŝino (traktoro aŭ kombin-maŝino) sur la stepo.
akvon. Ili trabatis la vojojn. Ili konstruis grupojn da modernaj domoj, laborejoj, tenejoj, elevatoron, manĝejojn, teatron, infanzorgejon, lernejojn, teknikan instituton, universitat-urbon, laboratoriojn, klubon, oficejojn, akvoturon, elektran centrejon, esenc-rezervujojn, hospitalon, kooperativon, poŝtejon.
La traktoroj jam estis alvenintaj. Dum la urbo estis konstruata, ili tiris, senlace, ĉirkaŭ la nova urbo grandegajn cirklojn da sulkoj ondsimilaj; k eĉ nokte ili daŭrigis siajn taskojn sub la faskoj de siaj lumigiloj en la virga stepo.
Cent kilometrojn de nordo al sudo, cent kilometrojn de oriento al okcidento. 80 traktoroj, el kiuj 67 estas 60-ĉevalpotencaj k centoj da plugiloj, erpiloj, semiloj. 8 “kombin”-maŝinoj, grandegaj falĉmaŝinoj atendantaj la rikolton, ordigitaj en siaj gardejoj kiel nekonataj militmaŝinoj.
En tia sovĥozo estas investitaj 7½ milionoj da rubloj. 108 000 hektaroj devas esti kulturataj. Armeo el 2000 homoj kun agronomoj, inĝenieroj k 600 studentoj. Loĝado, hejto k lumo senpagaj por la laboristoj. Tri manĝoj tage por 70 kopekoj (ĉ. 0,35 dol.). 8-hora labortago, kvintaga semajno, “ŝtormbrigada” laboro. Unu maŝino priservata de tri altern-laborantoj plugas 100 ĝis 150 hektarojn dum 24 horoj. En la pasinta jaro 22 mil hektaroj estis kulturataj, 96 550 centkilogramoj da greno rikoltataj. Ĉijare, 65 mil hektaroj estas prisemitaj k antaŭviditaj estas 188 550 centkilogr. da rikoltaĵo.
La laboro estas dividita inter 8 “unuoj” (grupoj), kiuj ampleksas de 2500 ĝis 7000 hektaroj. La “unuo numero 3” konsistas el junkomunistoj. Tre malgranda, sed moderna vilaĝo. Vilaĝo-bivako kun dormejoj, pura kuirejo, afiŝ-ornamita manĝejo, laborejoj, semaj-tenejo, veturilejoj, banejoj, klubo k biblioteko.
Ĉirkaŭ la mirigitaj malnovaj vilaĝoj la “unuoj” etendas ĝis la senfino siajn paralelajn sulkojn. Kaj la homo, kiu partoprenas en la “socialista konkurado”, ne konas pli da limoj ol la vaste etendita ebenaĵo. Jen en la kvina “unuo” la brigado, kiu devis plugi 2 645 hektarojn dum 14 tagoj, plugis ilin dum 9 tagoj. Jen aro da traktoristoj, kiuj devis plugi 150 hektarojn dum 21 horoj k prilaboris 220 dum la sama tempo. Jen la lakteja “unuo” kun sia kozaka direktoro, siaj 2500
[REKLAMO p.2] DOKUMENTOJ DE KOMUNISMO. Tiu ĉi dokumentaro pri komunista movado entenas ne nur la faman Komunistan Manifeston de Marks k Engels, sed plie la Programon de la rusa komunista partio (bolŝevikoj), la Konstitucion de RSFSR k Manifeston de l’ Tria Internacio al la tutmonda Proletaro. Ĝi estas unu el tiaj helpiloj, kiajn oni ofte serĉas sur sia librobreto. Form. 11×17 cm. 132 pĝ. Prezo 1.— mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 (Germ.)
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 299hektaroj, 400 bovinoj, 345 porkoj k 750 kokinoj.
Preterpasinte marĉon nun sekigatan, oni atingas unu el la 14 vilaĝoj, kie la laboristoj de l’ sovĥozo instruas k helpas per siaj maŝinoj al la kolĥozanoj (kolĥozo = kolektiv-mastrumo, principe kulturata de kamparan-asocioj, kontraste al sovĥozo, administrata rekte de l’ ŝtato). Tiel la sovĥozo “Verblud” starigas ĉiuparte kolĥozojn, kiujn ĝi ĉirkaŭprenas per siaj longaj brakoj. 20 kolĥozoj profitas ĝian helpon.
La malnovaj karakterizaj kostumoj de l’ vilaĝanoj malaperas; ilin anstataŭas la kitelo k la pantalono de l’ laboristo. Junkomunistoj k pioniroj tiras al la Novo eĉ la maljunan “baba”, la kamparan-avinon.
Laŭ raporto de Vajan-Kuturje (Vaillant-Couturier) en “La Homaro” (L’Humanité) kompiltradukis N. B.
PRI SUGESTO K MEMSUGESTO
En “S-ulo” kompetentaj Gek-doj ĉiam pritraktis k pritraktas tre interesajn temojn laŭ eduka vidpunkto; k pro tio oni devas rekoni, ke nia gazeto estas bela k taŭga edukilo por la SAT-anaro. Tiurilate mi dezirus k proponas, ke diskuto pri sugesto k memsugesto estu malfermata, ĉar laŭ faritaj spertoj sur mi mem, mi juĝas ĉi tiun temon grava k tre interesa por la edukcelo diversrilate. Se inter la SAT-anaro estas kompetentuloj tiufakaj (k sendube estas), mi dezirus, ke ili diskonigu siajn konojn en nia gazeto.
Unue, la vulgarigo de ĉi tiu temo instruas la regadon super si mem per memsugesto; due, ĝi instruas, kiel oni povas mildigi k eĉ forigi malsanojn aŭ almenaŭ helpi por ke la kuracista metodo estu pli efika. Kompreneble oni ne devas konatiĝi kun ĉi tiu scienco por ĝin utiligi por ĉarlatana celo, nek por malnoblaj praktikoj, ĉar estas memkompreneble, ke tiom ĝi povas utili por la bono, kiom por la malbono.
Bedaŭrinde estas multaj personoj, kiuj ĝin uzas nur por la malbono k aliaj nur por memprofitaj celoj. Ĉi lasta kategorio estas la t. n. “resanigantoj”, kiuj, eĉ se ili utilas al malsanuloj resanigante ilin tre ofte, tamen lasas ilin en la nescio pri la kaŭzoj k la fenomenoj, kiuj determinis k kunhelpis al resanigo; anstataŭ klarigi k instrui al paciento, ke la resanigo okazis nur per lia memsugesto, por ke alie li povu resaniĝi mem. Sed la resanigantoj tion ne faras, unue pro timo perdi klienton; due pro timo je konkurenco k trie por esti plue konsiderataj de la naivuloj kiel superhomaj mirakluloj. Sekve multaj personoj post resaniĝo per tia metodo iĝas pli stultaj ol antaŭe, konvinkiĝinte pri tio, pri kio ili antaŭe nur suspektis, sed ne estis plenkonvinkitaj. Unuvorte, anstataŭ antaŭeniri sur la vojo de klerigo, ili malantaŭeniras ĝin. Mi mem, antaŭ ol esti koninta la principojn k la efikon de l’ memsugesto, havis okazojn vidi proprokule tiajn resaniĝojn, k ne sukcesante klarigi al mi la aferon, kvankam mi estas konvinkita kontraŭreligiulo k sendiulo, mi preskaŭ kredetis je superhoma forto influanta en la homa estaĵo.
Tiun ĉi ne diskonigitan, sed malnovan kiel la homaro sciencon utiligis k ĉiam utiligas ĉiuj religioj kiel fundamentan bazon por la stultigado al popolo. Precipe la kristana religio baziĝas k klopodas sin teni sur tiu ĉi scienco dank’ al la fakto, ke la popolo ĝenerale ne konas la principon k efikon de l’ memsugesto. Tiurilate mi opinias necese citi ekzemplojn:
En Sardio, insulo, kie mi naskiĝis, apartenanta al Italio, estas multaj preĝejoj k sanktejoj dissemitaj tra la kamparo, kie en difinita tago, unu fojon dum jaro, miloj da kredantoj pilgrime kolektiĝas por festi la tiean sanktaĵon. Multaj malsanuloj k eĉ kripluloj resaniĝas surloke nur post eldiro de kelkaj stultaj preĝoj. Ĉi tiuj faktoj estas realaĵoj okulvideblaj, okazantaj tre ofte, k oni ne povas ilin nei.
Kiaj estas la misteraj fortoj, kiuj okazigas tiajn resanigojn? — Nur la forto de l’ memsugesto. La malsanulo, kiu jam eksciis, aŭ ankaŭ vidis tiele resanigitajn samsortanojn, veturas al la sanktejo kun la konvinko, ke la mirakla sanktaĵo rekompence por liaj preĝoj resanigos lin. Unuvorte li imagas, ke li resaniĝos, k efektive li resaniĝas. Se la sanktaĵo estas anstataŭata de l’ diablo k la naiva malsanulo konvinkiĝus, ke ĉi tiu havas la saman kapablon kiel la alia, la rezulto estus la sama. Sed la pastraro ekspluatas ĉi tiujn ne por ĉiuj memkompreneblajn faktojn por stultigi pli k pli la popolon, kredigante al ĝi la diajn miraklojn. Mi citis Sardion pro tio, ke mi konas pli bone ĝian loĝantaron k tradiciojn, sed pli malpli okazas la samo en ĉiu mondparto.
Ofte okazas, ke post resaniĝo per memsugesta metodo (kiel cetere ankaŭ per aliaj metodoj) la malsano revenas; sekve la naivulo konkludas, ke ĝi revenis pro tio, ke la resaniĝo okazis kontraŭ dia volo. Tio estas sensencaĵo. La malsano revenis, pro tio ke ĝia kaŭzo ne estis forigata k ĝi estas elradikigata nur per daŭra praktikado de l’ memsugesto. Kaj por tion fari necesas, ke la malsanulo estu instruata, laŭ kia maniero li devas konstante ĝin praktiki. Tio ĉi ne estas malfacila afero: ĝi estas eĉ tre simpla. Tamen nek la pastroj, nek la profesiaj t. n. resanigantoj instruas ĝin pro tio ke, kiel supre dirite, tia instruo ne estas akordigebla kun iliaj interesoj. Ĝi estas deviga tasko plenumenda de edukcela asocio kontraŭreligia kiel SAT. Tial mi opinias, ke malfermo de diskuto tiutema en “S-ulo” ne estas senutila: ĝi eĉ estas tre grava k necesas precipe laŭ vidpunkto de l’ forigo k elradikigo de malnovaj stultaj superstiĉoj k por klarigi la okazadon de mirakloŝajnaj fenomenoj.
SAT-ano 15 973.
LA KLASBATALO TRA LA MONDO
En usonaj karbminejoj
En la karbregionoj de la ŝtato Kentoki (Kentucky) okazas eksterordinara batalo. Pli ol 5000 virinoj k infanoj estas minacataj de malsato. Unuflanke staras la potenca trusto de minejposedantoj, kies minejoj provizis proksimume 12 milionojn da tunoj da karbo lastjare. La minejpotenculoj estas forte subtenataj de la loka policestro, kiu estas tre batalema k kruela.
Kontraŭflanke staras la malsata, ĉifone vestita senlabora proletaro. Dum la minejpolicistoj atakas la laboristojn per maŝinpafiloj k fusiloj, la atakatoj defendas sin per ŝtonoj k klaboj. Pro la pafado k bombardo la vilaĝo komencis bruli k la loĝantoj devis rifuĝi. Sekve de la ĉiama salajrredukto k netolereblaj laborkondiĉoj, la laboristoj ekribelis. Tuj kiam la minejposedantoj eksciis, ke la laboristoj intencas membriĝi ĉe la granda minista organizo, ili maldungis ilin, kiuj nun kun siaj familianoj estas en stato de malsato. Al demando de eminentulo unu el la grandaj mastroj respondis: “Mi volonte redungus multajn laboristojn, kondiĉe ke ili ne membriĝos en la organizo.”
Malgraŭ malsato k viv-malsekuro, la laboristoj batalas solidare kontraŭ la sangsoifaj lakeoj de l’ kapitalistoj.
A. Rosenbluth (14 651).
El Germanio
Pri la danĝera forto de l’ reakcio atentigis okulfrape la manifestacio de l’ organizo “Ŝtalkasko” (asocio esence konsistanta el eksmilitantoj), kiu okazis la 31-an de majo en Breslaŭ (Silezio). Ĝin partoprenis pli ol 100 mil
— paĝo 4 —
300 — SENNACIULOpersonoj uniforme vestitaj. Laŭ vidpunkto de ekstera politiko ĝi direktiĝis kontraŭ la politiko de Polio, dum laŭ internpolitika konsidero ĝi estis provoko al la klasbatala proletaro. La faŝistoj paradis antaŭ la eks-kronprinco (kiu posedas kastelon en Silezio), eks-armeestro Makenzen k la eksreĝo de Saksio! —
Okaze de la malfermo de l’ kongreso de la Socialdemokrata Partio en Lajpcig okazis strata manifestacio, en kiu partoprenis ĉ. 100 000 personoj k paroladis ankaŭ oratoroj de eksterlandaj soc. partioj. Opozicio, kiu ĉe la kongreso kritikis la sintenon de l’ partiinstancoj k parlamentana plimulto rilate al la registaro Bruning, estis reprezentita per relative malmultaj delegitoj. —
En Hamborn okazis akraj interbataloj inter laboristoj k policistoj, kaŭzitaj de verdikto, kiu kondamnis kelkajn proletojn al plurmonata malliberiga puno, pro tio ke laŭdire ili gvidis atakon de senlaboruloj kontraŭ la urbdomo. La policistaro ne sukcesis senhomigi la stratojn, tamen repremante la amason ĝis la lab. kvartaloj, kie la rezisto estis pli forta k la laboristoj sin defendis per barikadoj k pavimŝtonoj. Ankaŭ en pluraj aliaj urboj de la Rur (Ruhr)-regiono (Boĥum, Duisburg, Essen) okazis similaj interbataloj.
R. J.
Por la strikantaj norvegaj gelaboristoj ni ricevis de la Alĝera Esperantista Grupo la sumon de 40 fr. fk., kiu estas sendita al la koncernatoj.
Adm. de SAT.
Abortiga paragrafo k senlaboreco
La problemo pri popol-plimultiĝo jam ĉiam okupis pensantajn kapojn. Unu el la plej famaj, la angla naciekonomiisto J. R. Maltus (1760—1834) starigis la leĝon, ke la loĝantaro havas la tendencon plimultiĝi pli rapide ol la nutraĵoj necesaj por ĝia konservo. Laŭ tiu ĉi vidpunkto oni povus konkludi, ke limigante la infanproduktadon, ĉiu mizero en la mondo povus esti forigata. Ni socialistoj ne konsentas al tiu ĉi opinio. La ekspluatado al la homo fare de la homo — k kun tio la necerto de l’ ekzistado k dependeco de la homoj nur povantaj vendi sian laborforton — estos tiel longe kiel la kapitalismo estas la reganta ekonomisistemo.
Ni vivas en epoko de la raciigado. Kial ne ankaŭ raciigi, t. e. racie reguligi la naskiĝojn? Ju pli ŝpareme la laboristaro produktas la posteularon, des pli la kapitalistoj ĝin devas trakti zorgeme por ne pereigi la laborforton, la fundamenton de sia ekzistado, tiel frivole kiel dum la mondmilito. Se la kapitalista produktmaniero ne estus tiel konfuza, se ĝiaj reprezentantoj k profitantoj nur iomete povus forlasi sian idearon, ili mem helpus akceli la gigantan kataklismon en la metodoj de la popol-plimultiĝo. Ĉar kion la kapitalistoj povus deziri pli multe ol riĉan, senĝenan debiton al aĉetema k pagpova aĉetantaro?
Hodiaŭ la infanriĉa familio bezonas la tutan salajron por nutraĵoj. La edzo dum jaroj estas vestita per mizera vestaĵo, apenaŭ la porlabora vesto povas esti ĝustatempe anstataŭata. La edzinon k la infanojn koncernas la samo, ĉie mankas la plej simplaj vivbezonaĵoj. Se la laborulamasoj hodiaŭ povus aĉeti, kion bezonas la kulturhomo, ni havus bonan konjunkturon (ekonomian cirkonstancaron) dum multaj jaroj. Malgranda familio nutranta nur unu aŭ du infanojn — mi supozas profitdonan laboron por la edzo — povas aĉeti multe pli da industriaj produktoj ol infanriĉa familio. Sed la kapitalistoj pensas alie. Ilia regado baziĝas sur la malsato de la amasoj. La rezerv-armeo de la senlaboruloj obeigas la laborantojn multe pli bone ol polico, armeo aŭ juĝistaro ĝin povas. Ne nur ke ili forprenas de la laborantoj la kuraĝon al postulo de salajr-altigo, sed ankaŭ tiurilate ĉar la laboristaro havu la senton, ke ĝi estas superflua k tial estu kontenta, se ĝi havas okupon ajnan. Sed se per racia loĝantar-politiko malaperus tiu trooferto k maloftiĝus la laborforto, tiam, direktante sin laŭ la merkata leĝo, laŭ
La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon
(2. daŭrigo. Vd. n-ojn 348, 349)
III. La ekspansiaj metodoj
Ni citu kelkajn ekzemplojn, observante aparte, por pli granda klaro, la agadon de la grandaj bankoj k la agadon de l’ trustoj, kvankam tiu dividiĝo estas, koncerne la agadon de Usono en Centra Ameriko pli teoria ol reala, ĉar la interesoj de la bankoj k de l’ trustoj pri ĝi estas rigore intermiksataj:
a) La penetrado de la bankoj. — La fama amendamento Plat (Platt) en 1901 signis la unuan komencon de la granda politiko de financa k ekonomia ekspansio de Usono en latinan Amerikon.
Se, konforme al la traktato de Parizo, usonanoj retiriĝis de Kubo, tio okazis nur tiel ke ili certigis al si la regadon super la insulo. Dank’ al kondiĉoj de la amendamento, la “Nacia Civita Banko de Nov-Jorko” tie investis 1 miliardon k kvaronon da dolaroj k estis tiel la precipa direktanto de la pli granda parto de l’ produktaj riĉaĵoj en Kubo.
Admirinda ekspansia ilo, la amendamento Plat servis kiel modelo por preskaŭ ĉiuj traktatoj, kiujn Usono devis kontrakti kun malgrandaj ŝtatoj de Centra Ameriko.
Ĝi uzis ĝin unue por Sankta Dominiko (San-Domingo). Oni scias, ke Sankta Dominiko, kies politikaj malpacoj k financaj malordoj estis nekredeblaj, ŝuldantiĝis ĉe nederlanda kompanio, kiu, en 1893, akiris la privilegion kolekti ĝiajn doganimpostojn. Tiuj impostoj estis aĉetitaj de la “Sankta Dominika Plivaloriga K-io” de Nov-Jorko, k, ĉar la malbona mastrumado de la dominika registaro estis daŭranta, la ŝtat-departemento, kies ministro estis Johano Hej (Hay), pretekstis eblan enmiksiĝon de eŭropaj kreditoroj k elŝipigis soldataron. Usona altranga ŝtatoficisto estis kompreneble komisiata pri administrado de l’ doganoj. 45% de la rentoj estis por la dominika registaro k 55% estis difinataj por likvido de la ŝuldo.
Dum pluraj jaroj, la usona enmiksiĝo havis bonegajn rezultojn — laŭ kapitalistaj ekonomiistoj — k pliigis konsiderinde la insulan komercon, kiu transiris de 6 milionoj da dolaroj en 1906 ĝis 20 milionoj en 1912. Ĉar la lando restis en malpaca stato, Vaŝingtono sendis, en 1915, depeŝon por postuli la kontrolrajton super la tutaj financoj k super la armeo. Ĉar estis plej evidenta protektorato, la prezidanto de l’ Respubliko de Sankta Dominiko rifuzis. Pretekstante la protekton de sia ambasadorejo, usonaj soldatoj elŝipiĝis, konstatis, ke Sankta Dominiko rompis financajn kontraktojn, eksigis perforte la prezidanton k starigis “sieĝan militan staton, ne por detrui la suverenecon de la lando, sed por certigi la ordon”.
Ekzistas frapanta paralelo inter la usonaj pruntoj k la enmiksiĝoj de Usono. Apenaŭ estis kontraktita la traktato de 1905, ke prunto de 16 milionoj da dolaroj estis trudata de la bankoj por entrepreni publikajn laborojn k esti kapabla elpagi la ŝuldon. En 1918, unu jaron post la komenco de la milita okupo, prunto de 4 250 000 dolaroj estis kontraktita. En decembro 1920, post ĉesigo de l’ milita reĝimo,
— paĝo 5 —
kiu la oferto de varo difinas la prezon, la proporcio renversiĝus. La laboristaro konsciiĝus pri sia fakta valoro k povus supreniri ne malhelpite de la plumba pezo de la senlaborula rezervarmeo.
La paragrafo 218 (144 en Aŭstrio) de la germana punkodo malpermesas la abortigon de l’ feto. Oni povus konsenti al tiu ĉi paragrafo, se ĝi ekzistus nur por protekti la virinojn kontraŭ gravaj korpaj domaĝoj, kvankam ja estas preskaŭ certe, ke perkuracista abortigo estas nedanĝera. Sed tio ne estas la opinio de la “leĝdonantoj”. Ili havas intereson devigi la virinojn naski infanojn ankaŭ tiam, kiam ili ne deziras ilin k povas pruvi, ke la familio ankoraŭ plimizeriĝas. Se estus aliel, tiam la leĝdonantoj faciligus al la virinoj uzi gravediĝ-malhelpilojn. Tute kontraŭe! La § 184 de la germ. punkodo, kiu temas pri la kolportado de malĉastaj skribaĵoj, bildoj k objektoj, oni interpretis tiel, ke ĝi ankaŭ malpermesas la oferton, ekspozon k anoncon de tiaj gravediĝ-malhelpiloj. La rezulto estas nekono de tiaj taŭgaj rimedoj en la amaso k sekve la abortigo kun siaj multaj viktimoj inter virinoj k knabinoj ĉiujare.
17 245 (Linz).
[REKLAMO p.5] FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen. Kion rakontas la amikoj de Peĉjo. Prezo 0,60 gmk. — 56 pĝ. Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
KONTRAŬ LA DOGMOJN
Animkredo
(1. daŭrigo. Vd. n-on 347)
Estas rimarkinda fakto, ke la primitivulo imagas la animon tute palpebla k neniam kiel nematerian estaĵon. Kion li ne povas vidi per okuloj, aŭdi per oreloj, flari per nazo, gusti per lango, palpi per palpiloj, tio ne ekzistas por li. Kredante la animon kvazaŭ movanta forto, li serĉas ĝin en sia korpo tie, kie regas precipe palpebla movado. Tia movado okazas ĉe tiuj lokoj, kie pulsadas la pulsoj, t. e. unuavice tempioj, kolo k koro. La movadoj ĉe tiuj lokoj efektiviĝas sendepende de lia volo, k pro tio baldaŭ li atentas pri ili. En plej alta grado lia atento ekscitiĝas per rapida movado, t. e. ĉe forrapido aŭ postkuro la malamikon. Tiaokaze la pulsoj, speciale la korpulso, martelas tiom fortike, ke la travivanto devas percepti ĉiun pulson kiel memstaran “vivospiriton”. Se homo estas mortinta, liaj familianoj konstatas la malaperon de ties pulsoj, k estiĝas sekvanta koncepto: Ĉi tiu homo mortis tial, ke liaj vivospiritoj (la pulsoj) foriris el la korpo. Efektive la vero estas tute alia: Pro internaj kaŭzoj ĉesis la vivfunkcioj, do ankaŭ la pulsmovadoj. La sovaĝulo tute kompreneble interŝanĝas kaŭzon per efiko, ĉar li ja neniel konas la funkciajn interrilatojn k rimarkas nur la rilaton inter vivo k pulsoj. Ni ne forgesu, ke ĉi tiuj bazaj spertfaktoj rilate al vivo k morto troviĝas senŝanĝe ĉe ĉiuj popoloj, k tial estas samaj la kredoj je la vivoforto en ĉiuj esencaj trajtoj. Akcenti ni volas, ke laŭ primitiva kredo pluraj animoj regas la korpon, ekzemple tiom, kiom ekzistas da pulsoj, k nur je pli alta grado de evoluo oni resumas la diversajn vivospiritojn kiel unu animon.
Kiel mi jam diris, por la primitiva homo ĉiuj per la naturfortoj movitaj aĵoj estas animitaj. Ventoj k nuboj, riveroj k maroj, fajro k fumo, pluvo k neĝo, ĉiuj falantaj k ruliĝantaj objektoj, fine ankaŭ la astroj, ili ĉiuj posedas animojn. Tial ke ĉiu ajn objekto povas esti movita k movota, kelkaj popoloj havas ideon, kiu iom alproksimiĝas la nunan ideon pri universa animo; la ĉefa diferenco konsistas el tio, ke ĉi tiuj popoloj kredas animon de ĉiu unuopa objekto; male, laŭ modernaj metafizikaj doktrinoj, unu sola mondanimo trapenetras la tutan universon k disvolviĝas en grandnombraj plej divers-specaj objektoj. La plejmulto da naturpopoloj ja ne estas anoj de tiu “individua animo tutmonda”; kontraŭe kelkaj popoloj kredas je ekzisto de animoj nur por difinita klaso da homoj, do ne jam por ĉiuj homoj. Entute oni devas kompreni, ke koncerne la specialan kvaliton de l’ animideo ni renkontas gravegajn diferencojn jam inter la diversaj primitivaj popoloj; krome la imagoj pri la animo eĉ interne de sama popolo entenas sennombrajn
la ŝtatdepartemento traktadis konvencion pri forsendo de l’ soldatoj; en tiu konvencio estis supozata “la valido de la lasta prunto de 2 500 000 da dolaroj, minimuma k necesa sumo por kompletigi la konstruajn publikajn laborojn k fundamenta por la bonstato de l’ dominikana popolo”. Tiuj pruntoj produktis 8% al obligaci-posedantoj, principe, sed en la realo difinitaj klaŭzoj plialtigis tiun procenton, kiu atingis sumon de 14%.
Aliparte, la rilatoj inter la bankoj k ŝtatdepartemento ekvidiĝas tute speciale en la cirkuleroj, kiel tiuj de “Spajr k Kio” (Speyer and Co) k de “Nov-Jorka Egaleca Trusto” (Equitable Trust of New-York) de 20-a de junio 1921, kiu citis leteron senditan al “Egaleca Trusto” de la estro de la financa ministerio de l’ milita usona registaro starigita en Sankta-Dominiko. Ĝi montris, ke la usona registaro garantiis la prunton, ĉar ĝi certigis al akciuloj, ke la soldataro estu forsendita nur post la oficiala konfirmado de ĉiuj agoj faritaj de l’ militistaj aŭtoritatuloj, k ke la rajtoj de l’ generala kasisto de l’ doganoj estu daŭrigataj ĝis la pago de l’ kontraktitaj obligacioj.
Samaj metodoj en Haitio. Traskuata de kronikaj revolucioj k plendeginde mastrumata, Haitio ŝuldantiĝis tre rapide. La usonaj bankoj insiste petis la ŝtatsekretarion Noks (Knox), por ke li nepre postulu, ke la interesoj de Uol Strit (Wall Street¹) estu reprezentataj en prunto, kies pli granda parto estis monoferita en Francio, por fondi la Nacian Bankon de Haitio. Poste, dum la granda milito, la “Nacia Civita Banko de Nov-Jorko” aĉetis preskaŭ ĉiujn akciojn k tiel, estrante la Nacian Bankon, regis super la ekonomia vivo en Haitio.
La Nacia Banko havis en rezervo 550 000 dolarojn, kiuj parte servis kiel garantiaĵo por ĝiaj kreditoroj k konsistigis bankrezervojn. La prezidanto Zamor, bezonante monon, volis ilin alproprigi al si. Vaŝingtono tiam sendis krozŝipon, kiu perforte prenis tiujn monrezervojn k ilin kunportis al Nov-Jorko, kie ili estis enŝlosataj en la monŝrankoj de la “Nacia Civita Banko”. Ĉar la prezidanto Sam rifuzis traktaton proponitan de Ŭilzn (Wilson), kiu protektante Haition kontraŭ ties kreditoroj, samvaloris kiel protektorato, malpacoj rekomenciĝis. Prezidanto Sam estis senkompate mortigata de la popolamaso k la usona okupado komenciĝis; la doganoj estis mastrumataj de reprezentanto de Usono. Pli poste, la bankoj trudis al Haitio prunton de 1 111 000 da dolaroj, kies rentumo estis tre alta. Sed la malnova konstitucio de Haitio malpermesis al fremduloj akiri bienojn. Tio estis grava malhelpo por la grandaj kompanioj, kiuj volis ekspluatadi tre riĉan teritorion. Tial la okupadestraro redaktis novan konstitucion, kiu estis akceptita de Haitio post tre granda kontraŭstaro.
Kompil-tradukis M. Roux (132).
(Daŭrigota.)
¹ Usona financkapitalo.
[REKLAMO p.5] Belega romano! JACK LONDON — LA FERA KALKANUMO. Tradukita el la angla de G. Saville. 368 paĝoj. Formato 12×18 cm. Prezo 2,60 mk. g., (bindita 3,50 mk. g.) Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, aŭ Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.
— paĝo 6 —
kontraŭdirojn, ĉar mankas scienca penso al sovaĝulo.
(Daŭrigota.)
Kristo instruis — la estraro interpretas…
Laŭ la evangelio de Kristo “ĉiuj homoj estas egalaj antaŭ Dio”; kiel tiun belan maksimon interpretis k interpretas la reprezentantoj de dio sur tero, estas konate. Jen mi donas novan ekzemplon de mi mem observitan. En malgranda loko Kaŭern (ĉ. 550 loĝantoj) en la germania provinco Silezio dispartigis la preĝej-estraro la 17-an de majo 1931 la sidlokojn en la preĝejo por siaj fideluloj. Por ĉiu estis difinita speciala loko, sur kiu oni povos legi la nomon de l’ koncerna preĝejvizitanto. Sed la eklezia konsilantaro tute ne zorgis pri apliko de la Krista instruo pri egalrajteco: laŭ sia bona klasa konscio ĝi donis al la “vilaĝaj nobeloj” (riĉuloj k eminentuloj) la plej bonajn lokojn, tre zorge apartigitajn de l’ fiproletaj vizitantoj — la malriĉuloj ja povas serĉi mem sidlokon, se restas ankoraŭ por ili tia. Kelkaj proletaj virinoj tamen ekpripensis k priplendis la aferon; espereble ilia ekribelemo kondukos ilin al la sole ĝusta solvo: eksiĝi la eklezion k turni la dorson al la pastraro.
(10 634)
TRA ESPERANTIO
INTERNACION AŬ SENNACIECAN ASOCION?
La demando, ĉu ni proletaj esperantistoj estu organizitaj pere de naciaj asocioj en Internacio aŭ en sennacieca asocio tutmonda, refariĝis aktuala. Jam depost la ekzisto de SAT ĉi tiu temo ja estas sufiĉe ofte k detale diskutata. Tamen ŝajnas, ke multaj Gek-doj ne komprenas aŭ ne volas kompreni, ke por klaskonsciaj laboristaj esperantistoj la organizmaniero de SAT estas la plej konsekvenca k taŭga. Ni ja lernis esp-on por ĝin meti je la servo de l’ proletaro. Por nacia bazo ni ne bezonus mondlingvon, ĉar kun samlandanoj ni povas interkompreniĝi per gepatra lingvo. Por ni laboristoj estas tre grava la fakto, ke ni povu interkontaktiĝi senpere kun niaj samklasanoj el la tuta mondo. Nur tiel la fama devizo “Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu” ne plu estos senviva surpaperaĵo. En la verketo “For la neŭtralismon!”¹ K-do Lanti prave skribis:
“Ni ne estas malhelpataj de la lingvaj baroj; ni ne havas similan taskon, kiel tiu de la ‘Internacioj’. Se do ni imitus la ĝisnunan organizmanieron, ni kvazaŭ similus al homo, havanta aŭtomobilon, kiun li trenigas per ĉevalo.”
Bedaŭrinde ni devas konstati, ke la diversaj Internacioj ĝis nun ankoraŭ malatentis la mondlingvan problemon. Ni bezonos pruvi per faktoj dum anties aŭtoritathavantaj gvidistoj ŝanĝos sian sintenon antaŭ la esperanta afero. Ni bezonas pruvi per faktoj dum ankoraŭ longa tempo, ke esperanto vivas k utilas praktike. Kaj tion ni povas fari nur per la unuiĝo de ĉiuj proletaj esp-istoj en organizo, kiu ebligas senperan kontakton inter la membroj. SAT estas tiu organizo k la internacia formo de organizo ne estas taŭga nek celkonforma.
Sed strange, kvankam oni devus konjekti, ke laboristaj esp-istoj, por kiuj la lingva baro ne plu ekzistas, ignorus la naciojn en sia organiziĝo, domaĝe estas fakto, ke ili faras la kontraŭon. La sopirega celado de socialistoj depost longa tempo jam estas fondi socialistan esp-istan Internacion. La denovan konfirmon mi bedaŭrinde ricevis leginte en “S-ulo” n-o 346, pĝ. 271 la rezolucion akceptitan de la 10-a Plenkunveno de aŭstria laborista ligo esp-ista (ALLE). Ŝajnas plie, ke la SAT-opoziciularo celadas imiti kaŝe, kion kelkaj socialistoj dum jaroj senkaŝe rekomendis. Ĉu la proletaj esp-istoj nenion lernis de la historio? Ĉu ili ne komprenas la gravan signifon de la fakto, ke ili estas mondlingvanoj, ke lingvaj baroj ne ekzistas inter ili? Ĉu do blinde ili volas ĉiel imiti siajn politikajn gvidistojn, kiuj nur ridetas ĉe la aŭdo de la vorto esp-o? Ĉu la esp-istaj leninistoj mallernos esp-on, tial ke Lenin opiniis, ke nia lingvo estas netaŭga, k artefarita lingvo estas utopiaĵo? Multajn similajn demandojn mi emus fari k ankaŭ montri, ke oportunismo k filistreco ofte sin kaŝas sub patose rrrevoluciaj frazoj.
Ulo (11 067).
¹ Havebla ĉe la Administrejo de SAT.
Raporto pri la stato de “Sennacieca Pedagogia Revuo”
Pluraj K-doj sin turnis al ni por ekscii pri tio, kio okazas kun S. P. R. Tial ni petis al la redaktanto, K-do Stej, ke li bonvolu informi nin. Publikigante la suban raporton, ni emus fari komentojn; ni tamen tion ne faros k lasos al la legantoj la zorgon mem fari k noti bone en la memoron la faktojn. Direkcio.
La maŝinskribita materialo por sep n-oj, el kiuj kvar estas presitaj, estas ekspedita al Moskvo laŭ jena tabelo:
- N-o 1, kun surpresita dato — marto 1930 (respondecis K-do M. Bubu; materialo ekspedita ?), aperis aprilon 1930.
- N-o 2, majo 1930, ekspedita 8. 3. 1930, aperis julion 1930.
- N-o 3, julio 1930, ekspedita 9. 5. 1930, aperis aŭguston 1930.
- N-o 4, ?, ekspedita 14. 8. 1930, aperis ?.
- N-o 5, por sept.-okt., ekspedita 11. 11. 1930, ankoraŭ ne aperis.
- N-o 6, por nov.-dec., ekspedita 27. 12. 1930, ankoraŭ ne aperis.
- N-o 7, por jan.-feb. 1931, ekspedita 31. 1. 1931, ankoraŭ ne aperis.
Materialo por pliaj n-oj ne estas preparita, ĉar post n-o 4-a (kies ekzempleron la redaktanto ankoraŭ ne ricevis), neniaj kajeroj aperis.
Estas ekspedita al Moskvo la maŝinskribita materialo de 35 artikoloj por n-o 5, de 35 artikoloj por n-o 6, k de 25 artikoloj por n-o 7, akompanata de 3 fotoj kun klarigaj tekstoj pri ateista Lavra en Ukrainio. Ĉi tiuj 95 artikoloj k 3 fotoj tute ne estas presitaj.
- majo 1931.
H. Stej (2978), Redaktanto.
XI. Kongreso de SAT en Amsterdam (Nederl.)
2.–7. aŭgusto 1931.
3. listo de aliĝintoj
| N-o | Nomo | Loko | SAT-n-o |
|---|---|---|---|
| 73. | Luker, D., | Wolverhampton (Anglio), | 8502 |
| 74. | Burbey, L., | Leeds (Anglio), | 8048 |
| 75. | Harris, S., | „ „ | 11072 |
| 76. | Soloman, A., | „ „ | 13856 |
| 77. | Zachte, E., | Amsterdam (Ned.), | 14562 |
| 78. | Stöckl, M., | Innsbruck (Aŭstrio), | 6826 |
| 79. | Spitzenstätter, A., | „ „ | 14551 |
| 80. | Dekker, R. A., | Amsterdam (Ned.), | 3883 |
| 81. | Buna, G., | Düsseldorf (Germ.), | 3789 |
| 82. | Schmidt, E., | Weissenfels „ | 9107 |
| 83. | Löbel, R., | Burkhardtsdorf „ | 8282 |
| 84. | Kassner, R., | Rathenow „ | 15036 |
| 85. | Elze, O., | Halle „ | 5312 |
| 86. | Elze, M.,* | Halle „ | 6152 |
| 87. | Wild, J. | Schlieren (Svisio), | 9542 |
| 88. | Inemannova, | Plzen (Ĉeĥoslov.), | 17316 |
| 89. | Clayton, H., j., | Sheffield (Anglio), | 2877 |
| 90. | Planchon, M., | Sucy (Francio), | 1380 |
| 91. | Habert, | „ „ | 55 |
| 92. | Rosell, J. G., | Stockholm (Svedio), | 17319 |
| 93. | Rosen, E., | Slöinge „ | 15511 |
| 94. | Eriksson, E., | Stockholm „ | 11020 |
| 95. | Matthews, C., | st. Albans (Anglio), | 11664 |
| 96. | Matthews, L.,* | „ „ | 15737 |
| 97. | Deacon, A. C., | „ „ | 16431 |
| 98. | Flower, J., | Londono „ | 3398 |
| 99. | Canton, M., | Londono „ | |
| 100. | Roosing, A., | Zeist (Ned.), | 13607 |
| 101. | Kerr, J. M., | Denver, (Usono), | 1781 |
| 102. | Joiber, J. M., | „ „ | 5934 |
| 103. | Barta, R., | „ „ | 8207 |
| 104. | Klatil, E.,* | Amsterdam (Ned.), | 16992 |
| 105. | Klatil, A., | „ „ | 16961 |
| 106. | Boxem, F. J., | „ „ | 16840 |
| 107. | v. Stek, J., | „ „ | 13599 |
| 108. | Pamphilon, G., | Londono (Anglio), | 14992 |
| 109. | v. Essen, M.,* | Marken, B. (Ned.), | 10287 |
| 110. | v. Essen, G.,* | Marken, B. (Ned.), | 15974 |
| 111. | Villard, J., | La Chapelle (Franc.), | 11774 |
| 112. | Robert, E., | Le Raincy (Francio), | 741 |
| 113. | Glodeau, S.,* | Paris „ | 3792 |
| 114. | Glodeau, L., | Paris „ | 50 |
| 115. | Chisholm, W., | Edinburgh (Skotl.), | 12215 |
| 116. | Cooper, J. H., | Sheffield (Anglio), | 17185 |
| 117. | Burrell, J. C. E., | „ „ | 16925 |
| 118. | Wilson, E., | Halifax „ | 16340 |
| 119. | Ŝuh, V., | Neumer (Ĉeĥoslov.), | 6082 |
| 120. | Göppner, A., | Leipzig (Germ.), | 10614 |
* estas K-dino.
— paĝo 7 —
Proponoj al la XI-a Kongreso
1
La Kongreso decidu: 1. La unujara membreco estas likvidata k anstataŭata per kvaronjara membreco. 2. La kotizo estu po kvaronjaro por membroj-abonantoj 2,65 mk. g., por pasivuloj, samfamilianoj, favorĝuaj aktivuloj (mizeruloj) 0,65 mk. g. Membroj, kiuj libervole pagas por tuta jaro, pagu la ĝisnunajn kotizojn. 3. En la jarlibro oni ne distingu la membrojn laŭ aktiveco k pasiveco, sed ĉu ili scipovas esp-on aŭ ne.
La aktivaj SAT-anoj de Einsiedel k ĉirkaŭaĵo: 11 297, 7811, 11 298, 13 548, 16 963, 16 964.
Motivigo: Ekzistas niascie nenia alia prol. organizo, kiu havas tian tro vaste fiksitan membrecon kiel SAT. Ĉiu de ni konata organizo havas minimume monatan membrecon. Nia nuna sistemo vere malhelpas al multaj lab. esp-istoj la aliĝon al SAT. En la nunaj mizeraj vivcirkonstancoj nur per oferemo oni povas pagi por tuta jaro kotizon tiel altan, kiu estas preskaŭ ⅓ de semajna salajro, ofte eĉ pli. Ne plu estas tolerebla, ke proletoj forpruntu sian monon al organizo por tuta jaro, ne sciante, ĉu por sia mono ili ricevos dum tuta jaro ekvivalenton. Ni ne scias, ĉu ni post 2—3 monatoj ankoraŭ povos esti membroj de ĉi tiu organizo, kiun ni subtenis por tuta jaro per nia de buŝo forrabita pano. Ni ne scias, ĉu faŝismo ie superos k malpermesos nian organizon k eble enspezos nian monon. Ni ne scias, ĉu SAT fariĝos burĝa organizo, same ni ne scias, ĉu ĝi fariĝos pure komunista, sed en ambaŭ kazoj granda parto de nia membraro perdus sian monon al organizo, kiun ĝi ne plu volas subteni, aŭ kiu ne plu estas subteninda. Tutjara membreco ne estas racia. Ni spertis en nia distrikto, ke multaj nur tial ne rekotizis, ĉar ili ne volas financigi estontan, ne jam konatan SAT-direkcion. Ofte ne povante pagi per unu fojo, ili, ne havante saman rajton kiel malpli malriĉaj, rifuzas fiere peti pro “favorrajta” aktiveco humile ĉe peranto. Ili ne volas donacon, sed postulas sian rajton; ili ne estas kulpaj pri la mizercirkonstancoj, kiuj malpermesas tutjaran pagon. — La Admin. eldonu kotizmarkojn en formato 14×8 mm por ĉiu kvaronjaro; tiel jare oni bezonas nur unu kampon en la membrolibro. Nur dum la ¼-jaro, dum kiu oni pagis aktivul-markon, la membroj povos partopreni voĉdonojn, ktp. Ni aldonis parton 3 al la propono, ĉar multaj ne povas aboni “S-ulo”n, sed ankaŭ ne volas peti favor-aktivecon k tial multaj vere aktivaj esp-istoj fariĝas pasivaj. Faciligu al proletoj-malriĉuloj aliĝon al SAT! (11 297.)
2
Se iu esp-ista grupo el SAT decidas partopreni en la unuamaja manifestacio, estas nepra devo por ili porti standardon, kiu montras pri nia politika neŭtraleco, k ke nia movado en si enhavas ĉiujn politikajn tendencojn.
J. H. Fingal (13 781).
(La aŭtoro aldonis al sia propono sufiĉe longan motivigon, kiun ni ne povas presigi pro spaco limigita, sed kiu estos laŭtlegata k defendebla ĉe la Kongreso.)
[REKLAMO p.7] Ĉu en via biblioteko jam troviĝas la originale verkita volumeto: RUĜO KAJ BLANKO? Rakontoj, epizodoj el la sovetia nuntempo k pasinto de Ivn. La vigla rakontmaniero allogos k kontentigos vin. 68 paĝoj. Form. 11×14. Adm. de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germ.)
VOĈOJ EL SOVETIO
“Fragmento el protokolo de kunsido de la sekretariaro de CK de SEU, la 18-an de aprilo 1931:
— — — — — — — — — — —
“4-a demando. Pri membroj de SEU, kiuj, laŭ venintaj sciigoj, havas interligojn kun la reformisma (??!!) SAT-gvidantaro — k pri iliaj respondoj ricevitaj de ili post demandoj pri ilia pozicio rilate al nuntempaj direktoj de SEU k de SAT.
“Decido. a) Klarigojn de K-do Fedotov (Kiev), kiuj montras, ke li foriras de siaj antaŭaj pacemaj opinioj rilate al la direkcio de SAT, konsideri kiel kontentigajn.
“b) Klarigojn de Ŝĉegolev (Barnaŭl), kiuj konstatas, ke esp-ista movado en Barnaŭl disfalas, konsideri kiel jesigon de la jam delonge montrita de CK de SEU danĝero, ke la movado en Barnaŭl, kiu baziĝas ne sur la principa linio de SEU, sed sur propagando de sennaciecaj ideoj de Lanti, ne povas akordiĝi kun soveta laborista sociularo k tial estas destinita, inter kondiĉoj de soveta konstruado, al fiasko. Agnoski la klarigojn de Ŝĉegolev kiel malkontentigajn, sed pro malproksimo de Moskvo al Barnaŭl la CK lastfoje atentigas K-don Ŝĉegolev, ke lia persisto el-SEU-igos lin. La demandon pri K-do Ŝĉegolev ankoraŭfoje pridiskuti en CK post ricevo de sekvonta respondo de li. K-do Gavrilov estas komisiita skribi leteron al Ŝĉegolev k montri al li la multfojajn admonojn de CK de SEU pri malĝusta linio de la Barnaŭla organizo, faritajn prese k perletere.
“c) Klarigojn de Kapustin konsideri kiel informon.
“d) Komisii K-don Potapĉik esplori pri pozicio de Goldfeder¹, kiu nuntempe loĝas en Ĥarkov.
“e) Demandi klarigojn pri daŭranta kunligo kun Lanti ĉe Vasilĉenko (Krasnodar), Konovalov (Niĵni-Novgorod), Semenĉenko (Veliki Burluk)².
“Karaj Gek-doj! Okaze de tiu ĉi fragmento oni povas fari kelkajn konkludojn pri faroj k vortoj de iuj gvidantoj de esp-ista movado. La opozicio k gvidantaro de SEU postulas liberon en SAT (la kriaĉoj jam estas sufiĉe konataj al vi) k mem subpremas ĉiun liberan penson. Oni volas neniigi SAT, kvankam oni ĉiam parolas pri emo konservi ĝin, ĉar la opozicio kompreneble devas fariĝi nova organizo kontraŭa al SAT, k oni ne hontas samtempe postuli superrajtojn en SAT. Sed, K-doj, multaj esp-istoj bone komprenas la esencon de la opoziciaj fabeloj k spirite estas ĉe vi. Bedaŭrinde ni, sovetaj esp-istoj, havas nur unuflankan informon pri la stato de l’ aferoj. Unuopajn n-ojn de ‘S-ulo’, kiuj venas al ni okaze, ni legas kun granda intereso. El n-oj, aperintaj en 1931, mi havas nur tri. Sed tiom pli karaj estas ili…
“…Nun, karaj Gek-doj, mi finas. Sendu al mi kelkajn n-ojn de ‘S-ulo’ laŭ sekvanta adreso (sekvas adreso ktp.) … Kun kara, kamaradeca saluto via…” “…27-V-31.”
*
“…Mi persone faris ĉion laŭ miaj fortoj por subteni “LNE”. Miaj korespondantoj pagis por mi du jarabonojn al “LNE”. Sed … ĝis nun mi havas nur du kajerojn de via revuo. Kontraŭ la sorto oni nenion povas fari. Mi petas, bonvolu ĉesigi la sendadon de la revuo, ĉar regule ĝi trafas … en malplenan spacon. (Ĉi tie sekvas tre interesa parto, kiun ni bedaŭrinde ne povas publikigi, tial ke ĝi konigus la verkinton)… Do, finante ĉi skribaĵon mi volas esprimi al vi mian koran dankon pro la senditaj gazetoj. Ili estis por mi efektive, kiel freŝa blovo, kiel fenestreto en la eksteran mondon…
Do, kamaradece via…”
28/V. 31.
Nia komento: Danĝeraj malamikoj de Sovetio troviĝas en Moskvo mem. Tio estas klara por ĉiu pripensema homo. Ĝenerale ekzistas ĉe la esperantistoj la emo — malprava — identigi
¹ Generala Konsilanto de SAT, loĝinta antaŭe en Barnaŭl, kie li plej sukcese propagandis.
² Tre interese estas noti, ke tiuj K-doj ĉesis havi rilatojn kun Lanti eĉ antaŭ la X-a Kongreso!!! … Feliĉe, ke la K-doj el Sovetio, kiuj aprobas nian agadon, estas multe pli multnombraj ol supozas la nuna CK. de SEU k kelkaj estas preskaŭ herooj, ĉar ili daŭrigas interrilati kun ni malgraŭ la Drezena teroro. — Red.
VARBKONKURSO AL “S-ULO”
Novaj rezultoj:
Varbis 5 aktivajn membrojn: K-do Erwin Becker, Weigelsdorf (Germ.), 4 aktivajn membrojn: K-do A. Teufelsbrucker, Linz (Aŭstrio), 3 aktivajn membrojn: K-doj Paul Limnell, Ullersäter (Svedio), F. G. Kroonder, Amsterdam (Hol.), 7 kvaronjar-abonojn: K-do Jos. Crispin, Blackburn (Anglio), 3 kvaronjar-abonojn: K-do J. Braückmann, Zilk ĉe Hillegom (Hol.).
Kie restas la aliaj konkurs-partoprenantoj? Ĉiuloke, Gek-doj, imitu suprajn varbantojn k sendu viajn rezultojn (kun samtempa monpago) al la Administracio sub la titolo: “VARBKONKURSO AL ‘S-ULO’!”
— paĝo 8 —
Sovetion kun CK de SEU. Nu, kion ili pensas ĉe la konstato, ke “S-ulo” k. a. SAT-eldonaĵoj estas tie malpermesataj? Ili certe ricevas de tio tre malbonan impreson k sendube multaj faros erarajn konkludojn.
Por ŝirmi sin mem antaŭ la Sovetia esperantistaro kontraŭ niaj ĝustaj kritikoj, la ĝenerala sekretario de SEU denuncis nian gazeton kiel “kontraŭrevolucian” organon. Ni bone komprenas, ke la Soveta Potenco havas pli gravajn zorgojn ol esplori, ĉu tiu denunco estas ĝusta aŭ ne. Tial la nuna situacio povas ekzisti; tial la esperantistaro ekstersovetia povas esti erarigata pri la veraj kondiĉoj en Sovetio.
La sovetia ŝtato devas zorge gardi sin kontraŭ la spionado de la kapitalistaj landoj k la konspiroj de la blankuloj. Estas do tute memkomprenebla la ekzisto de severa cenzuro pri la poŝtaĵoj. Sed estas skandalo — kiu certe havos finon — ke iu persono profitas tian situacion por ŝirmi sian ambicion per mensoga denunco. Ĉiu leganto de “S-ulo”, ĉiu inteligenta k honesta SAT-ano bone scias, ke “S-ulo” ĉiam estis tute lojala al Sovetio k publikigis — k publikigos — multe da materialo favora. Tial ni ripetas: danĝeraj malamikoj de Sovetio troviĝas en Moskvo.
[REKLAMO p.8] Ni ankaŭ akceptas ¼jaran abonon!
Pri la 1-a kongreso de Socialista Esperanto-Asocio (SEA) en Germanio
Aperis jam raporteto pri tiu Kongreso en la antaŭa n-o; sed dume ni ricevis ankoraŭ de alia ĉeestinto raporton, kiun ni ne povas publikigi; ni nur konigas kompletigcele kelkajn faktojn, kiuj ne troviĝis en la raporto publikigita en n-o 349. Red.
La kongreson ĉeestis 32 delegitoj el 23 lokaj grupoj, krome ĉ. 35 Gek-doj kiel gastoj. Laŭ la raporto de l’ estraro SEA nun havas 1000 membrojn en 49 grupoj k 16 izol-membrojn.
Rilate al SAT oni akceptis (kontraŭ 1 voĉo) jenan rezolucion:
“La ĉeestantoj ĉiel penas konservi la Sennaciecan k Intertendencan karakteron de SAT. Ili komisias la PK de SAT fari sian eblon, por ke nunaj SAT-anoj ne povu kiel SAT-membroj detrui SAT-on, per malveraj argumentoj.”
Tiun ĉi rezolucion ankaŭ akceptis la speciala kunveno de SAT-anoj.
TRA LA MOVADO
KRONIKO
BRITIO. Okazos en Castleton (Derbyshire) la 20-an k 21-an de junio semajnfina lernejo, organizata de la Mezlanda Federacio de BLEA. Ĉ. 30 geesp-istoj el la tiea regiono esperas ĝui instruan k agrablan semajnfinon. (7553.) — ĈEĤOSLOVAKIO. Esp. sekcio fondiĝis ĉe la Gimnastika unuiĝo en Tlucna ap. Plzen k aliĝis al la ĉeĥoslov. LEA. La K-doj, kiuj nur antaŭ ¼ jaro partoprenis kurson gviditan de K-do Peleman, laboras tre vigle. Rezultis ankaŭ 2 aliĝoj al SAT (kun abono). — FRANCIO. Lyon. Laŭ la raporto de l’ sekretario de Esp. Lab. Grupo dum ĝen. kunveno je 10. I., la membraro kreskis en 1930, malgraŭ nereaniĝo de kelkaj opoziciuloj. Ankaŭ estis pli granda la nombro da lernantoj. La elspezoj superis 4000 fk., k inkluzive la festa k libreja konto nia buĝeto atingas 10 mil fk. Spite diskutoj pri tendencoj, kiujn ŝovis partifanatikuloj en la kunvenojn, nia movado restas unueca. Lokaj organizoj k ties gazetoj subtenas nin. Niaj semajnaj kunvenoj estas bone vizitataj. Okazas ĉu perfektigaj lekcioj, ĉu paroladoj en esp-o. Jam K-do Kam. Ru traktis temon: “Teknikistoj k revolucio”, K-do Pere parolis pri “Tunizio” k K-do 132 pri “la ekonomia ekspansio de Usono en Centran Amerikon”. Nova kurso kun 10 p. gvidata de K-do Andreani. — GERMANIO. Riesa (Elbe). La 30-an de aŭg. okazos ĉi tie la distriktkonferenco de LEA-distrikto Lajpcig kun dekjara datrevena festo de l’ loka grupo. Ni planas aranĝi interesan ekspozicion k tiucele organizas peresp-an laboron (ankaŭ por parencaj organizoj: radioamatoroj, liberpensuloj, naturamikoj ktp.). La loka LEA-grupo havas 63 membrojn. — W. B.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
En Sidnejo (Aŭstralio) la Eduka Ministro diris al delegitaro, ke eksperimento pri instruado de esp-o en lernejoj estos farata. Li esprimis sian opinion, ke universala lingvo estas unu el la plej urĝaj bezonoj en la intereso de l’ paco.
*
Por la 14-a internacia stenografista kongreso (Parizo, 3.—7. aŭg.) esp-o estas akceptita samrajte kiel la naciaj lingvoj. Okazos dum tiu kongreso esp-ista fakkunsido, esp-stenografia konkurso, ekspozicio kun speciala esp. fako. Adr.: Griffon, 52, rue de Chabrol, Paris X.
[REKLAMO p.8] Hispanianoj! En via lando mi deziras labori kiel meblisto k loĝi ĉe esp-isto por ĝisfunde studi hispanan k ev. instrui la francan. Marc Borg, 24, Bd des Ecoles, en Châtel-Aillon, Chte. Infr., Francio.
[REKLAMO p.8] Somera surprizo fariĝis por la esperantistaro la verkoj de la fama hungara verkisto Kolomano Kalocsay tradukinto de Tragedio de l’ Homo ĉefredaktoro de Literatura Mondo. Fine de julio samtempe aperos la tri verkoj: Streĉita Kordo — Originalaj poemoj de la verkisto. Vi trovos en ĝi la plej famajn poemojn: “La patrineco”, “Pala procesio” k. a. 192-paĝa. Bindita P. 6.50, broŝ. P. 4.50. Rimportreto — 55 portretoj de esperanto-steloj el ĉiuj tendencoj de la movado, kun foto de la “steloj”. 128-paĝa. Bindita P. 5.—, broŝ. P. 3.—. Lingvo, Stilo, Formo — Studoj pri esperanto. La plej abundaj klarigoj pri la esperanta versfarado, rimaro, internacia stilo, pri la evoluo de esperanto verkita de la plej fama nuntempa stilisto. 160-paĝa. Bindita P. 5.40, broŝ. P. 3.40. Al la prezoj aldonu 10% por sendkostoj. Kiuj mendas ĉiujn tri verkojn kune ĝis la 15-a de julio (ekstereŭropanoj ĝis 1. aŭgusto) ricevas la broŝuritan eldonon anstataŭ P. 12.— por P. 10.— (afrankite) la binditan eldonon anstataŭ P. 18.60 por P. 15.40 (afrankite). Por koni pli detale, postulu detalan prospekton. Rapidu mendi ĉe la eldonejo Literatura Mondo (Bleier Vilmos) Hungario, Budapest IX. Boráros tér 6. IV. 11. (Hungara poŝtŝparkasa konto Budapest, 25, 168) aŭ ĉe Administracio de SAT, Leipzig O 27.
MEMORNOTO
Peresper. materialon represis: Le Semeur, Falaise, n-o 185 (pri virino en Hindio).
Priesper. artik. k notojn enhavis: The Labour Woman, junio (rubr.), Le Réveil Ouvrier, Nancy, 27. 5., 3. 6.; Signalen, Stokh., 28. 5.; Freie Presse, Strasbg., 29. 5.; La Ligue, Lyon, n-o 3 (ĉi tiu gazeto de la “Ligo de Homrajtoj” represas detalon pritrakton pri respondoj ricevitaj sekve de enketo de ĝi farita pere de sia esp-ista sekretariejo).
NIA POŜTO
2474. — Via manuskripto bezonas esti lingve k stile prilaborata, antaŭ ol esti presinda; sekve via postulo, ke ni nenion forstreku, malebligas al ni ties enmeton. Red.
10 512. — Ne! — Ne jam eldonita.
Al multaj! — Kun n-o 351 finiĝas granda parto da abonoj. Por eviti interrompon en la ekspedado ni petas tuj renovigi la abonon. Adm.
Gek-doj ĉiulokaj! Ni dez. ricevi esp. varbaĵon por ekspozi en nia propagandkesteto (30×45 cm). Bv. sendi flugfoliojn k priesp. gazetartikolojn germanlingvajn, PI, precipe el negermanaj landoj k ĉion taŭgan. Ĉio helpanto estas kompensota per bela vidaĵkarto aŭ, kiom eble, laŭ sia deziro. Adr.: Christian Binder, Grabeng. 4, Wels (Aŭstrio).
ATENTU! Potsdam-a Lab. Esp. Grupo aranĝos la 1. julio letervesperon. Skribu multnombre! Resp. garantiata. Adr.: K-do Otto Koth, Lennestr. 44, Potsdam (Germanio).
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Tridek tri fenigoj por ĉiu kadavro | 297—298 |
| La Grenfabriko de Zernograd | 298—299 |
| Pri sugesto k memsugesto | 299 |
| La klasbatalo tra la mondo | 299—300 |
| Abortiga paragrafo k senlaboreco | 300—301 |
| La ekonomia penetrado de Usono en Centran Amerikon | 300—301 |
| Kontraŭ la dogmojn | 301—302 |
| Tra Esperantio | 302—304 |
Presejo: Neudrag, Leipzig (Germanio).
← Antaŭa parto · Sekva parto →
Legi en:
